Sennaciulo, n.º 393-416 (septiembre de 1932 – abril de 1934)

Los números 393 a 416 de Sennaciulo, el periódico de SAT, transcritos enteros (23 números). Qué es la revista, de dónde viene el texto y cómo se ha hecho: en la página de la colección.

Transcripción automática, no oficial: para citar algo, compáralo con el escaneo de cada número. Si alguien que tenga los derechos quiere que la retiremos, díganoslo y la retiramos.

← Tramo anterior · Tramo siguiente →

N.º 393, 8 de septiembre de 1932

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

[BILDO p.1 | 27,2,62,13] La emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» antaŭ terglobo kun meridianoj kaj kontinentoj.

8-a JARO, N-o 393 — LEIPZIG, 8./9. 1932

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

APERAS dusemajne | REDAKTEJO: 14, av. de Corbéra, Paris 12e. – GVIDANTO: E. Lanti. – SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. – ADMINISTREJO: R. Lehner [?], Kolmstr. 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS dusemajne

ANTAŬEN!

Okaze de nia XII-a Kongreso, la eldonintoj de „I-sto“ streĉis ĉiujn fortojn k sukcesis, ja! aperigi dekpaĝan n-ron, anstataŭ la kutima kvar- aŭ sespaĝa. Estante tre fieraj pro tia sukceso, ili sendis el Berlino al Ŝtutgarto unu kolportiston por disvendi tiun eksterordinaran n-ron inter la kongresantoj. La unuan tagon de mia alveno tiu sendito provis, sed sensukcese, vendi al mi unu ekz-on. Li asertis, ke estas en ĝi multo, kio interesas mian personon. Mi tamen ne cedis. Tial, pro speciala favoro sendube, la kolportisto donacis al mi la multvaloran ekz-on. Mi do havis la senpagan plezuron legi, krom la kutimaj insultoj, ke la XII-a Kongreso de SAT estos la plej evidenta pruvo pri ĝia morto, pri ĝia definitiva disfalo …

Nu, verdire, mi rilatis al la afero sufiĉe pesimiste. Tio ne signifis, ke mi kredis je la „disfalo“ de nia Asocio; sed konsidere al la nunaj tre malbonaj cirkonstancoj, mi antaŭdiris, ke ni estos en Ŝtutgart nur proksimume 150 K-doj k ke ne aliĝos entute pli ol 200.

La motivoj por esti pesimista ne mankis: skismo, senlaboreco, faŝistaj atencoj tra tuta Germanio… Kaj malgraŭ ĉio nia XII-a estis plensukcesa. Ne nur pro tio, ke venis 245 Gek-doj k ke 311 aliĝis, sed ankaŭ pro la fruktodonaj laborkunsidoj, dum kiuj en paco k trankvilo ni povis solvi kelkajn tre gravajn organizajn demandojn. Preskaŭ ĉiuj proponoj k decidoj estas akceptataj unuanime. Tio plej bone pruvas, ke nia movado retrovis sian spiritan ekvilibron k ke ĝi rekomencos sian iradon antaŭen, tuj kiam estos ŝtopita la breĉo farita en nia buĝeto per la rabo de la malhonestuloj el la C.K. de SEU.

[BILDO p.1 | 27,49,68,71] Grupfoto: granda amaso da kongresanoj staras sur la ŝtupoj kaj antaŭ la kolonoj de la teatro en Ŝtutgarto.

La kongresantoj antaŭ la Ŝtutgarta teatro. La polico de l’„mizerdekreta“ registaro malpermesis kunporti standardojn k afiŝojn

Se la Kongreso per si mem estis plensukcesa, la tri propagandkunvenoj, kiujn organizis la K-doj el Ŝtutgarto, ankaŭ tre bone pruvis, ke nia movado havas simpation en laboristaj rondoj. Trifoje la granda salono de la „Wulle-Bräu“ estis plenigata per esperantema publiko. Sendube niaj K-doj, kiuj tiel sukcese organizis la Kongreson, faros bonan rikolton el la esperanto-semoj abunde dissemitaj dum tuta semajno.

La Hitleranoj lasis nin labori tute trankvile, kvankam la Kongreso okazis sub la signo de batalo kontraŭ la faŝismon. Tion ja atestis granda ruĝa banderolo etendita fronte en la kongresejo k ankaŭ la decido partopreni al manifestacio, organizita en la tombejo, okaze de la cindrigo al komunisto, murdita de faŝistoj.

Kredeble la kolportisto, pri kiu mi parolis pli supre, havis ankaŭ la taskon observi k raporti al siaj sendintoj. Ni ĉiuj rilatis al li tre tolereme; li povis ĉeesti ĉiujn kunsidojn, rigardi ĉie k aŭskulti ĉion; li eĉ povis paroladi k fari demandojn. Ni tamen ne esperas, ke li raportos objektive; tian kapablon li ja ne havas: nur la papagan li lernis… „I-sto“ povos ankoraŭ paroli pri la „disfalo de SAT“, pri ĝia „kontraŭrevolucieco“ ktp.; tio ne gravas. Dume ĉiuj Gek-doj reveturis hejmen kun la firma konvinko, ke nia Asocio estas vivoplena k nedetruebla — nek per rabo, nek per kalumnio …

Ekzistas jam sufiĉe forta kerno el K-doj, kiuj ĝuste komprenas la signifon de esperanto k la rolon, kiun povas k sekve devas ludi esperanta organizo. Kaj tiun kernon konsistigas elementoj el ĉiuj tendencoj, ne esceptante la bolŝevikan. Tiuj K-doj scias tre bone, ke la instrukcioj donitaj de Komintern pri „bolŝevikigo“ al la kulturorganizoj neniel povas rilati al nia mizera esperanta movado, ĉar ĝi ne estas — k bedaŭrinde ne baldaŭ estos — amasmovado.

La fondintoj de SAT povos sendanĝere en ne tre malproksima estonto transdoni ties gvidadon en aliajn manojn k ĝui iom da ripozo. La SAT-anoj jam nun konas la ĝustan vojon. Tion klare montris la XII-a Kongreso.

Antaŭen! …

E. L.

— página 2 —

230 — SENNACIULO

En okazo de nova mondmilito

Aviadilo kontraŭ urbego.

La milito komenciĝus abrupte, en la momento, kiam la internacia situacio ne antaŭvidigus ĝin. Antaŭ ol ĝi estus oficiala, jam, el multaj aerodromoj, eskadroj da potencaj flugmaŝinoj, plenŝarĝitaj per pafaĵoj, ekdirektus sin al la limo. Flugante je 250 kilometroj hore, ili atingus rapide la ĉefurbon de l’celata lando, kies loĝantaro, ankoraŭ sub la frapo de l’emocio, ne pensus al tiel subita bombardo.

Semante la teruron, mortigante virinojn, maljunulojn k infanojn, detruante fabrikojn, elektrajn centrojn, fervojojn, aerodromojn, nenion lasante sur sia trapaso, la atakantoj ne nur portus fatalan puŝon kontraŭ la moralo de l’loĝantaro, sed ili malebligus ĉian mobilizadon.

Ĉefurbo k grandurboj estus transformataj, dum la spaco de unu nokto, en gigantajn ardaĵojn, en naŭzajn kadavrejojn. Neniu havus la tempon forkuri por trovi rifuĝejon. La ministrejoj, la monumentoj estus neniigitaj.

Unusola hodiaŭa aviadilo farus pli da domaĝoj ol cent Gota-oj¹ de 1918. La pafaĵoj estus multe pli malpezaj k samtempe multe pli efikaj. Oni aplikus brulig-bombojn en elektrono, pezantajn maksimume unu kilogramon k entenantajn varmegiĝan ŝarĝon k almiksaĵon el magnezio.

Tiuj ĉi iloj trapasus la tegmentojn de l’domoj k atingus la keletaĝojn. La modernaj konstruoj, faritaj el ferfadenoj, el kavigitaj brikoj k cemento, disfalegus kiel elkartaj kasteloj. La bomboj, eligante varmegon de pli ol 3000 gradoj k bruligante ne nur sian ŝarĝon, sed ankoraŭ sian elektronan kovraĵon, estus tiom pli teruraj, ke estis maleble ĝis nun trovi la rimedon por ilin estingi.

La akvo nur stimulas ilian povon. Ĉiu aviadilo povus kunporti milon. Eskadro el 50 aviadiloj disponus pri 50 mil k estas verŝajne, ke por ataki ĉefurbon laŭ decida maniero, dum la unua nokto, la kontraŭulo sendus 100 aviadilojn, portantaj 100 mil elektronajn bombojn. Tiel, supozante, ke la duono nur atingas surkonstruitajn areojn, 25 mil almenaŭ, k sendube 50 mil brulegoj estus ekflamigataj.

La obusoj renkontus kunlaborantojn surloke: la gaskondukiloj krevus, la fontoj de akvo- k lumproduktado estus neniigitaj. La celata urbo estus transformita en oceanon el flamoj, k kiuj rifuĝus en ŝirmejojn, trovus tie abomenan morton.

Tio ne estus la fino: post la atako per brulbomboj, la kontraŭulo procedus al dua atako. Ĉi-foje, per aviadila eskadro ĵetanta asfiksiajn gasojn sub la formo de densigitaĵoj mortigaj, specoj de oblatoj kunmetitaj el plumba tetraetilo k telura dietilo, centfoje pli intensaj k donantaj la samajn simptomojn kiel la striknino. Alia gaso, inventita de la angla majoro Naj (Nye), havus tian efikon, ke sufiĉus unu ero sur dek milionoj da eroj da aero, por venki homon dum malpli ol unu minuto: tiuj, kiuj ne estus mortigitaj, fariĝus rabie frenezaj. Laŭ la inventinto, urbo de la amplekso de Londono, per milo el tiuj ĉi pafaĵoj estus trafita ĝis en siajn plej kaŝitajn anguletojn, k unu aviadilo sufiĉus por tiu agado.

Aliaj gasoj? La fosgeno, el kiu du tunoj povus neniigi urbon de 400 mil loĝantoj; la kakodil-izocianato mortiganta ĉiun estaĵon, kiu ĝin enspirus; la blindekso blindiganta momente; iu miksaĵo, kiu gasumante difektegas la nutraĵojn, k malebligas helpi la postvivantojn k enterigi la kadavrojn. Kaj kiom da aliaj, ĉar kun la miksaĵoj oni povas imagi nekredeblan nombron da procedoj por la vica mortado, kontraŭ kiujn la plej hermetikaj maskoj montriĝus senpovaj!

Bruligitaj aŭ gasumitaj, tia estus la sorto de ĉiuj atakataj urboj k iliaj loĝantoj. Ruino, malsato, epidemio, jen la rezulto de l’unua militnokto.

Per la rimedoj, pri kiuj oni nuntempe disponas, oni povas kompreni, kiel procedus la atakantoj; el subterejo betonita, situita je pli ol mil kilometroj da distanco de la celo, radiotelegrafistoj en kunligo kun sia kolego, kiu estus sur ĉiu aviadilo, indikus la ekzaktan punkton, super kiu manovrus la flugantaro k kiun ĉi tiuj ne vidus. La mano de l’bombardado troviĝus sur la urbo, la cerbo k la okuloj estus je granda distanco. Per la nokto, la nebulo, super nuboj, la buĉado efektiviĝus kun la maksimuma precizo. Tion jam nun permesas atingi la radiogoniometrio.

La telemeĥaniko kompletigus tiun ĉi laboron: aviadiloj senpilotaj, specoj de flugilhavaj gondoloj, estus gvidataj de inĝenieroj, kiuj, same, je pli ol mil kilometroj de la loko senpardone kondamnita, funkciigus turniletojn sur vasta tabulo k kondukus la eskadrojn, faligante la ŝarĝon laŭ sia plaĉo.

Aviadiloj kunportus en sia fluglinio malgrandajn flugmaŝinojn, al kiuj ili estus ligitaj per kabloj. Ĉu punkto detruenda estus surflugata? Aŭtomata ekfunkciigo liberigus unu el tiuj ĉi flugmaŝinoj de supraĵa k malmultekosta strukturo: ĉi tiu deĵetus bombojn dum la falo k liverus al la flamoj tutan kvartalon.

Aldonu ni al tiuj ĉi teruraj perspektivoj la laboron de l’ofer-kompanioj, moderna formo de l’specialaj misioj en la lasta milito: pluraj aerobusoj transportus centon da soldatoj ekipitaj per maŝinpafiloj, k metus teren ilin ĉe la enirejo al urbo. La trupo eksplodigus la artverkojn, mortigus la civilulojn k, seminte la teruron, reforirus sen la plej malgrava konfuzo.

Laŭ Jak. Mortan (Mortane) en „Sindikatismo“.

¹ Flugmaŝina modelo. — Red.

Atentigo

Dum aŭgusto k septembro K-do Lanti vojaĝe libertempas k sekve ne povas akurate respondi leterojn al li adresitajn. Nur en oktobro li povos denove plenumi normale sian SAT-taskon.

Por ŝtopi la breĉon

16. listo.

H. D. dol. 3.—
10341 K-do Kaiser (Paris) fr. fr. 10.—
17228 K-do Chavenon (Clermont) fr. fr. 4.60
Kelkaj sovetianoj fr. fr. 240.—

Polio en la krizo

En diversaj distriktoj bienuloj ŝuldas al terlaboristoj salajron de 8—9 monatoj. En kelkaj regionoj de l’Varsovia distrikto tiukaŭze komenciĝis strikoj. Terlaboristan strikon dum rikoltoperiodo oni speciale timas.

La mizero, la tre granda kreskado de l’loĝantaro ĉiam estis tre grava instigilo al elmigrado, kiu permesas forkonduki la superfluan loĝantaran kvanton. Sed nun preskaŭ ĉiuj elmigraj landoj fermis siajn limojn k tio ne nur kaŭzis preskaŭ kompletan nuligon de l’elmigrado, sed eĉ enmigran pliiĝon. En la monato majo 1932 elmigris el tuta Polio 3 056 personoj, enmigris 3 631. La transmara elmigro perdis sian tutan signifon k montris en majo jenajn nombrojn: 645 elmigrintaj, 650 enmigrintaj personoj.

La eksporto de polia karbo konstante falas. Je 1. 5. 1931 la karbeksporto sumiĝis je 5 039 180 tunoj en valoro de 129 532 000 zlotoj; je 1-a de

Daŭrigo pĝ. 236, post la protokolaro.

[REKLAMO p.2] ĈIUJN de vi bezonatajn esperantaĵojn, el kiu ajn eldonejo (librojn, broŝurojn, lernilojn ktp) vi povas mendi ĉe la ADMINISTRACIO DE SAT, Kolmstrasse 1, Leipzig O. 27. Notu bone tion en la memoron k neniam forgesu, ke aĉetante ekskluzive ĉe SAT vi tre efike helpas al ĝi por „ŝtopi la breĉon“!

— página 3 —

la plej taŭga, ĉefe en nia Asocio, kies membroj havas unu solan lingvon. Certe en aliaj asocioj la sistemo renkontus malhelpojn, ĉar ekzistas doganbaroj k limoj — la plej grava limo ja estas la lingva limo. Kompreneble ankaŭ ni povus fari rasojn el nia granda popolo esperantista de l’mondo. Ankaŭ la lab. esp-istoj povus dividi sian movadon laŭ naciecaj konsideroj: ni havus internacian, anstataŭ esp-istan kongreson. Per tiu sistemo tiam ni alpaŝus al la naciismo. La granda intereso, kiun ni havas je SAT, estas, ke ĝi servas por sennaciigi la K-dojn, k se morgaŭ vi volas organizi SAT per delegitoj, vi havos Int-on el naciecoj; estos proponoj germana, aŭstra, franca ktp. Jen ekestos la naciecaj interpuŝoj en nia Asocio, kiu fariĝos bona bazo, por ke la naciistoj povu fari sian fian laboron. Nun, post la morala vidpunkto ankaŭ la materiajn interesojn ni konsideru. Oni parolis pri malfaciloj de l’du-organiza sistemo. Certe ili ekzistas. Sed ĉu ni esp-istoj kulpas pri tio, ke ni devas elĉerpi niajn membrojn en la nacilingvularo? Ni devas kalkuli pri la ekzisto de l’naciaj lingvoj. Tial LEA estas necesega por propagandi esp-on. Sed ĉu tiu bezono pri la LEA estos konstanta? Memevidente ne. Kiam esp-o estos sufiĉe disvastigita, por ke oni ne plu bezonu propagandi ĝin, kiam ĉiuj havos la bezonon mem lerni la lingvon, tiam la LEA-oj ne plu havos ekzistorajton. Tiam ni povos pensi pri ilia malapero. Ni devas havi pli intimajn rilatojn inter LEA k SAT, en tiu senco, ke SAT kvazaŭ formanĝu la LEA. Por organizi novajn esp-istojn, estas tre malfavore pagigi al ili altajn sumojn (la kotizon por SAT k LEA kune). Se la prezo por „S-ulo“ ne estas malpli alta, tio dependas unue de la malgranda abonantaro: pri tio 1) kulpas la krizo; 2) la skismo, kiu rabis de ni grandan nombron da anoj. En tio ne kulpas la SAT-anaro, sed kelkaj fiuloj, kiuj venis en nian movadon por fie agadi. Oni proponis unusolan kotizon en iu Int-o. Kiel prezentiĝus do la nova kotizo? La nuntempa aktiva SAT-kotizo por Francio estas 40 frankoj jare; la LEA-kotizo 12 frk. jare. La preskostoj por 10 000 ekz-oj de „S-ulo“ (laŭ statistiko de fakulo) relative ne grave malaltiĝus proporcie je presado de 1000, 2000 aŭ 3000 ekz-oj. Sekve la abonprezo ankaŭ ne povus tiom grave influiĝi. Estas krome administraj elspezoj, k ankaŭ restas la elspezoj por la propagando. Malfacilaj varbebloj rezultus ĉe kotizo, kiu devige restus sufiĉe alta. Mi vidas la solan solvon en tio, ke lernanto unue devas helpi al la propagando (komence aliĝante nur al sia LEA). Nur poste, — k malmultaj alvenas al tiu punkto — ili fariĝos scipovantoj de la lingvo k emaj legi literaturon esp-lingvan. Dum tiu periodo okazas la selektado. Kaj tial la tutmonda socio ne povas havi tiel grandan anaron. Ne povas esti kiu ajn en tiu org-o. Ĝi ne estas komparebla kun sindikato, kie sufiĉas pagi la kotizon. Oni devas lerni multajn monatojn por esti vera esp-isto. Sed ĉefa motivo pri malmultiĝo de l’anoj estas la krizo, kiu forŝtelas la monon el la lab. monujoj, k kun tio … la fratbatalo. La prop. 13 ne plibonigus la nunan staton, sed kreus la staton de hieraŭ rilate la K-dojn bolŝevikajn, — k tio nur naŭzas novajn K-dojn.

K-do Fen (Veen): La landaj org-oj devas labori k laboras fakte por la disvastigo k oficiala akceptigo de esp-o, ĝia enkonduko en la lernejoj, ĝia apliko ĉe la diversaj sindikatoj. Kiam ni estos sukcesintaj en tio, tiam okazos, ke tiuj landaj org-oj malaperos, ne plu necesas, ke ili restas SAT. Do kiam SAT konsistas el landaj asocioj, k ĉi lastaj malaperos, SAT ankaŭ malaperos. Dekiam mi estas SAT-ano, mi sentas veni ion novan; kelkfoje mi sentas doloron, aŭskultante al la diversaj paroladoj. En nia unua Statut-paragrafo tekstas ja: „(ni) estu komprenemaj k toleremaj rilate al la politikaj k filozofiaj skoloj aŭ sistemoj …“, kun la signifo, ke ni per interkompreniĝo pri la diversaj tendencoj alvenu al la tutmonda laboristaro. Mi konstatis, ke SAT havas alian celon ol la Int-oj. Ĝi devas havi k havas celon, kiu superas la ideon de Int-o. Se SAT fariĝus Int-o, k restus Int-o, ĝi fariĝus konkuranto al la aliaj Int-oj. Tion ni ne volas. La prop. 13 trudas al ni formon, kiun ni ne deziras. Tial mi ĝin nepre kontraŭas. Por ni la Jarlibro estas tre valora; la esp-istoj trovas en ĝi la mondideon, kiun ili deziras trovi en nia komuna lingvo. Se ni forigus la Jarlibron, la anoj ne plu sentus la ligon kun la alilandaj K-doj.

K-dino Falkenher: Iuj intencas aliigi la strukturon de SAT; oni legu atente la prop. 13 k jen kion skribas „La Socialisto“ en alvoko al la nuna SAT-Kgr.: „Dum tempo de plej grava ekonomia krizo k senlaboreco vi membroj de SAT alvenas al via 12-a Kgr. Grava estas ĉi tiu Kgr. SAT liberiĝis el la skismuloj. Ĝi permesis ne fariĝi komunista filio … La Kgr. … devas fari tujajn decidojn, kiuj estas necesaj por bona k daŭra funkcio de la org-a aparato. Ni esperas, ke bone solvos ĉiujn aferojn la Kgr. …“ Oni esprimas, ke ni ne akceptu la komunistojn. Kion do faru la K-doj apartenantaj al S.A.P. (Socialista Lab. Partio Germ.), kiuj lastbalote voĉdonis por kompartio anstataŭ por la II. Int-o? Mi ne kredas tiun prop. fruktodona por nia org-o. Restigu la strukturon de SAT, kia ĝi estas. Ni laboru por ĝi laŭ niaj fortoj!

(Daŭrigo k fino en la venonta n-o.)

[REKLAMO p.3] La dumonata, bele ilustrita, grandformata literatur-scienca revuo de SAT (min. 20-paĝa) LA NOVA EPOKO estas ankaŭ aparte abonebla k kostas nur 2.50 mk. g. (15 fr. fr. aŭ ekvivalento) por tuta jaro (6 kajeroj). Ĝi estas la plej malkara tiuspeca eldonaĵo esperant-lingva kun bela, vere leginda enhavo. La 3 jam aperintajn kajerojn de la nova jarkolekto vi povas ankoraŭ ricevi por 1.25 mk.g.

10

— página 4 —

PROTOKOLARO PRI LA XII-a KONGRESO DE S.A.T. EN ŜTUTGART.

6.—11. aŭgusto 1932.

Mallongigoj uzataj en tiu ĉi raporto.

esp., esp-o = esperanta, esperanto. GLEA = Laborista Esperanto-Asocio por germanlingvaj regionoj. Int-o = Internacio. Kgr. = Kongreso. lab. = laborista. LEA = Laborista Esperanto-Asocio. O.K.K. = Organiza Kongres-Komitato. P.K. = Plenum-Komitato. org-o = organizo. prop. = propono. SEA = Socialista Esperanto-Asocio por germanlingvaj regionoj. „S-ulo“ = Sennaciulo.

La Kongreson antaŭis jenaj aranĝoj, kiuj okazis same kiel la laborkunsidoj en la vasta salono de la konstruo Vule (Wulle), Nekarstrato en Ŝtutgart.

  1. Sabaton, la 6-an de aŭg., varbvespero, kiun ĉeestis proks. 900 personoj, kun muzikprezentoj de l’lab. akordion-klubo (1901), salutparoloj de K-do Dojbler (München) k germanlingva propagand-parolado de rusa profesoro el Hejdelbergo, d-ro Sergej Ĉaĥotin, kiu pritraktis dum duona horo la signifon de esp-o k ĝian neceson por la laboristaro. Krome salutparolis K-doj Azorin (Hispanio), Ozere (Francio), Vesels (Holando), Johanson (Stokholmo), Dann (Usono), Benaim (Norda Afriko), Ŝvajghart (Aŭstrio), kies paroloj estis tradukataj por la neesperantista publiko.

  2. Dimanĉon, la 7-an de aŭg., publika salutvespero, kiun ĉeestis 900 personoj. Post enkonduko de K-do v. d. Heid k muzikludo de l’Ŝtutgarta filharmonia orkestro, ĥorparolis SAT-junularo komune kun la Nekargartaĥa infangrupo; ĥorkantis la „Internacion“ esp-e naturamikoj (multvoĉa ĥoro), k poste salutis reprezentantoj de germanaj k alilandaj lab. organizoj. Nome: K-do Azorin por la Hispana Socialista Partio (kiu jam favore esprimis sin por esp-o), K-do Grime (Vieno) por ALLE¹, K-do Fen (Veen) por N.F.L.E.,² K-do Johanson por sveda LEA, sveda soc. dem. partio k precipe A.B.F. (Laborista Kleriga Asocio); K-do Kotz por la ĉeĥoslovakiaj Gek-doj, precipe tiuj el Plzen; K-do Rauh por la Ŝtutgarta metallab. sindikato; K-do Traubmann por la loka naturamika sekcio; K-do Just por lab. naĝunuiĝo (li parolis provoke en la senco de l’opoziciuloj; incidento estis evitita nur dank’ al la disciplino de l’kongresanoj). K-doj Vogel por Marks-Lenina labor-lernejo; Sicker por Germana Liberpensula Unuiĝo; Müller por Germ. Lab. Abstinencula Asocio; Härle por magistrata frakcio de l’SPD (soc. dem. partio); Ŝrajber por la magistrata frakcio de la KPD (kom. partio). Sekvis 12-jara K-deto Vajnberg el fervojista grupo de Frankfurt-Nied, kies kelkminuta klara k flua esp. parolado rikoltis plej grandan aplaŭdon. Poste parolis en esp-o K-do Martini por Ruĝa Helpo, la opoziciulo Ŝvarc, redaktoro de „Arbeiter-Esperantist“, por Orient-Ŝtutgarta kompartio, Hamer por komunista opozicio, Bötzer por Libera Lab. Unio, K-dino Falkenherr por Komuneco de prol. liberpensuloj germaniaj, K-do Vesels por Internacia Antimilitista Oficejo, Harlemo, K-do Valdman (Bremen) por ISK, la estro de SEA K-do Puf por la nomita organizo k K-do Bieg por la Militkontraŭula k Militviktima Asocio.

Poste K-do Lanti en konciza parolado respondis al la provoj de la opoziciuloj ĉeestantaj sub gvido de Ŝvarc-Berlin, miskreditigi SAT-on, precipe per la aserto, ke ĝi estas „por-imperiisma“, sekve kontraŭrevolucia organizo … sur la bazo de ekster la kunteksto prezentitaj frazoj el la broŝuro „La Lab. Esperantismo“. Li klarigas, ke la nun tiom riproĉata paragrafo de la SAT-statuto estis akceptita en 1928 kun la aprobo de la Sovetiaj K-doj. Li profitas la okazon por sendi al ili sian fratecan saluton trans la kapoj de la nuna C.K. de SEU. Li diris, ke oni ne estas revoluciulo pro la sola kaŭzo, ke oni loĝas en Moskvo, kiel loĝado en Parizo ja ne pruvas kontraŭrevoluciecan spiritostaton de iu persono. Li akcentas, ke la sennaciismo ne havas pli da rajtoj en SAT ol aliaj lab. klasbatalaj tendencoj. La SAT-anoj kontraŭbatalas la kapitalismon; ĉi tiu estas en nia epoko neeviteble imperiisma: konsekvence ankaŭ la imperiismon ni kontraŭbatalas. Ĉio alia estas kalumnioj. Li akcentas, ke ondo da naciismo jam multloke minacas superakvigi la klasbatalan movadon k ke tio instruas al klarviduloj pri la nepra neceso kontraŭbatali ĉion naciecan. Fine li alvokas al tutproletara unuiĝo por kontraŭstari la faŝistan minacon. —

¹ Aŭstria LEA. ² Nederlanda LEA.

1

— página 5 —

Post tiuj vortoj ni aŭdis belan parolĥoron kun orkestra k kanta muziko: „La Maŝino“, prezentita de Ŝtutgartaj lab. naturamikoj.

En la kongresejo oni rimarkis poŝtmarkan aĉetejon, leterkeston, belegan dokumentoriĉan ekspozicion aranĝitan de la esperantistoj komune kun fotosekcio de l’naturamikoj k lab. abstinenculoj, krome librovendejon.

Unua laborkunsido: 8-a de aŭgusto, 9,30 horo.

K-do Ulo (Ŝtutgart) enkonduk-parolas por la O.K.K.: En malfacilaj cirkonstancoj, situacio de faŝista teroro en Germanio, ni transprenis la taskon organizi la Kgr.; pro personaj kaŭzoj mi devis rezigni publike paroli en la salutvespero; anstataŭis min kun aprobo de ĉiuj O.K.K.-anoj K-do v. d. Heid. Malgraŭ skismo k ĉiamaj provokoj ni havis la volon kunhelpi, por ke proletaj esp-istoj ekkonu, ke SAT vivas k funkcias. La polico malhelpis dekomence k malfaciligis nian laboron. Kelkaj LEA-anoj ankaŭ klopodis miskreditigi nin ĉe la revolucia laboristaro ĉi tie. Ili disvastigis famon, kvazaŭ ni denuncis ĉe la polico la lokan LEA-grupon, tiel ke ĝi ne plu ricevas lernejan ĉambron por kursoj. Ili presigis kalumniojn en loka kompartia gazeto. Nian Kgr. oni nomis en „Internaciisto“ „demonstro de findegenero aŭ eble eĉ enterigo de proletojn trompanta aventurista SAT-entrepreno.“ (!!)

Ni petas pardonon, se estas iuj mankoj en la kongres-aranĝoj. Ni zorgis pri en nuna mizero malfacile troveblaj senpagaj privatloĝejoj, senkosta amasloĝejo en Arbarhejmo Heslaĥ kun eblo starigi tendojn. La urbadministracio donacis 150 mk. g., la urba trafikkomitato kelkcentojn da gvidlibroj. Vizito al kelkaj urbaj entreprenoj estas senpaga.

Mi ne volas prisilenti la naciisman ondon, kiu eĉ influis la proletajn cerbojn. Mankas ankoraŭ vera internacia lab. solidaro. Tial ni devas flegi sennaciecon, ne detrui la nunan SAT-strukturon. Ni ne imitu la erarojn de l’LEA-anoj el Germanio.

La O.K.K. ne povis en „S-ulo“ regule komuniki pri la politika situacio en Germanio. Ni mem ĝis antaŭ kelkaj tagoj ankoraŭ ne sciis, ĉu niaj publikaj aranĝoj povos okazi. Aliĝis ĝis ĉi tiu tago 294 Gek-doj el 14 landoj al la Kgr. (La definitivaj nombroj estas jenaj: Aliĝis 311 Gek-doj, nome el Afriko 1, Aŭstrio 7, Belgio 1, Britio 5, Ĉeĥoslov. 1, Francio 23, Germanio 177, Hispanio 2, Nederlando 81, Norvegio 2, Portugalio 1, Svedio 4, Svisio 3, Usono 3. El tiuj aliĝintoj partoprenis efektive la Kgr. 245 Gek-doj el 12 landoj, nome el Afriko 1, Aŭstrio 6, Belgio 1, Britio 1, Ĉeĥosl. 1, Francio 11, Germanio 156, Hispanio 1, Nederlando 61, Svedio 4, Svisio 1, Usono 1.)

Multnombrajn salut-telegramojn k -leterojn ni ricevis, i. a. de Sindikatara Internacio, Berlin; Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esp-istaj; Socialista Lab. Partio (SAPD), Virtemberga distrikto; Transportlab. Internacio, ankaŭ ĝia esp-a fako; Intern. Esp. Muzeo; Saksaj esp. geinstruistoj; Intern. Labor-Oficejo; Kontraŭmilitista Internacio; SAT-anoj el Plzen, Valencia, Dresdeno, Malmö, Lozano, Oslo, k. m. a.

K-do Lanti, prezid. de la Plenum-Komitato, dankinte al la O.K.K. pro la organizado de tiu bela k sukcesa Kgr. en tute nefavoraj cirkonstancoj proponas kiel prezid. de la Kgr. K-dojn Dojbler (München), Johanson (Stokholmo), Fen (Ven) (Amsterdam) (Unuanime akceptitaj de la Kgr.); kiel protokolantojn K-dojn Bartelmes (Parizo), ĉefprotokolanto, Pakje (Parizo) k Time (Lajpcig), helpantoj. (Unuanime akceptitaj.) Kiel anojn de la Propon-Komisiono K-dojn Valdman (Bremen), Falkenher (Dortmund), Zelnikov (Boĥum), Vesels (Amsterdam), Vetig (Gelnhausen), Heuschen (Verviers). (Unuanime akceptitaj.) Li plue proponas, ke la reprezentantoj de la LEA aliĝu al tiu Komisiono por ke ili konigu sian opinion pri la punktoj en la projekto de nova statuto, kiuj rilatas al la rilatoj inter SAT k la LEA. (Unuanime akceptita).

K-do Dojbler (prezidas): Ekzistas membroj, kiuj venante al la Kgr., ne volas pagi sian kongreskotizon. Ĉu tiuj SAT-anoj havu samajn rajtojn kiel tiuj, kiuj pagis la kongresaliĝon?

K-do Grim (Ŝtutg.): Mi estas ano de SAT, sed ne volas pagi la kongresaliĝon, ne bezonante la servojn de l’O.K.K. Nenio estas en la statuto, ke SAT-anoj ne rajtas partopreni diskutojn. Nur ĉar mi estas komunisto, oni volas min forigi.

K-do Ulo: Grim estas tiu sama K-do, kiu volis malebligi, ke la akordion-klubo ludu ĉe nia varbvespero. Estas li, kiu planis kun lokaj LEA-anoj „krevigi“ nian Kgr.

K-do Zehrer (Chemnitz): Mi protestas je la nomo de la senlaboruloj, kiuj post longa ŝparado k penado sukcesis veni al Ŝtutgart k pagis la kongreskotizon. K-do Vesels same; avertas kontraŭ la malfidinda taktiko de la bolŝevikoj.

Unuanima decido de l’Kgr., ke Grim devas pagi la aliĝon, se li volas ĝui la rajton de aktiva SAT-ano ĉe la Kgr.

[REKLAMO p.5] La Protokolaroj broŝure eldonitaj pri la X-a SAT-Kongreso en Londono k la XI-a en Amsterdamo estas gravaj helpiloj por kompreni la okazintaĵojn en la SAT-movado. Havigu ilin al vi, pagante nur po 0.20 M. al la Administrejo de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O. 27.

— página 6 —

K-do Vesels: La principo por mi estas pli grava ol la praktikaj aferoj de la prop. 13. Tiu prop. certe enhavas, ke ni forlasu la nunan strukturon de SAT, por fari el ĝi Int-on. Se ni akceptus tiun prop., tio signifus, ke SAT ne plu ekzistas, sed nova esp-ista Int-o, k el tio sekvus, ke sufiĉa nombro da SAT-anoj eksiĝus el tiu org-o. La proponintoj kredeble ne komprenas tion (ili ja eble ne volas fari malbonan laboron), sed ili devas kompreni, ke alitendencanoj ne povas akcepti la prop., kontraŭ kiun cetere la movado estas sufiĉe grava. K-dino Klatil k ankaŭ la aŭstriaj K-doj parolas pri kotizo por LEA k SAT, sed ne diras, kiel altaj devus esti la kotizoj; certe alta kotizo prezentus gravan baron. Landasocioj k SAT havas tute alian starpunkton malgraŭ interrilatoj de ambaŭ aparatoj. La poresp-aj LEA-oj nur propagandas k instruas esp-on, — ekz. la holanda LEA ne faras peresp-an laboron, nur propagandas k bone propagandas. Sed tiu tasko ne estas por grandparte peresp-a org-o SAT. Ĉe kuniĝo de LEA k SAT, unu el ili devas ŝanĝi sian starpunkton. Kio rilatas la neeldonon de l’Jarlibro (vd. prop. 13, alineo d), — se tiu adresaro eble por la aŭstriaj Gek-doj ne havas valoron, male por mi k aliaj ĝi havas treegan valoron. Ĝi absolute ordigas la rilatojn inter la SAT-anoj. Pri la frazo: „Ke la nuna stato ne estas kontentiga, pruvas la fakto, ke SAT nur havas proks. 2000 membrojn en tutmondo . . .“, — vi devas bone kompreni la cirkonstancojn. Kune foriĝis el SAT la Sovetiaj K-doj, kiuj siatempe ofte po cento aliĝis k kreskigis la membronombron de SAT; sed ne ĉiam estis valoraj anoj. Ne la granda nombro difinas la valoron de org-o. Mi preferas asocion el 2000 kapablaj anoj al org-o el 10 000 membroj, kiuj ne laboras k nur pagas kotizojn, k nur la gvidistoj faras la laboron por ili. La socialistoj ĉiam volas havi la surpaperajn amasojn. Ni momente havas 2000 anojn; ĉu tiu nombro ne sufiĉas? Ni propagandu bone inter la esp-istoj por SAT. La forto ne kuŝas en amasmovado (Intervoko: Do eksigu la socialistojn!) Mi tute ne ofendas la socialistojn. — La SAT-Kgr. nepre malakceptu prop. 13, ĉar akcepto signifus la finon de SAT.

K-do Johanson (legas la unuan paragrafon de l’Statuto). Tiuj vortoj diras ĉion, kion oni bezonas diri pri la prop. de l’aŭstriaj K-doj. Mi aldonas tamen pri alia org-o, kiu pruvas, ke estas eble kunigi ĉiujn anojn en unu org-on, k kie ili tamen povas defendi sian politikan tendencon: A.B.F. (Lab. Kleriga Asocio) en Svedio entenas depost 1920 ne nur socialdemokratojn, sed ankaŭ ambaŭ bolŝevikajn partiojn k la junularojn. Ĝi konsistas el la fakaj societoj, kiuj pagas fiksitan sumon jare. Tie ne okazis dum multaj jaroj principaj diskutoj. Ĉiuj estis tute konvinkitaj pri la ĝusta gvido de A.B.F., kiu ricevas jare 72 000 kronojn per kolektiv-aliĝoj. SAT ne estas politika org-o. Ĝi nur celas klerigi nin per literaturaĵoj ktp. Mi estas kontraŭ la tuta propono.

K-do Grime (Vieno): Mi parolos nur pri prop. 13 (ne 12, kiun oni citis komence). En la tuta prop. nenio estas dirita pri faro de tendenca laboro, nenio pri socialista, anarkista, komunista laboroj. Temas nur pri praktikaj solvoj en ĝi. La subskribintoj starigis la prop. nur pro praktikaj spertoj. Ni spertis en Aŭstrio, ke ni bezonas bone organizitan tutmondan org-on, por vere efektive progresi — propagandi, disvastigi k uzi esp-on. La nuna formo sole ne plu taŭgas; nun ni devas fari paŝon antaŭen. Mi pledas por akcepto de la prop., kiu tute ne signifas jam ŝanĝon de SAT, sed nur proponas interrilati kun LEA-oj por veni al klara starpunkto. Pri sama temo oni ofte vidas aliel, ol estas efektive, k erare pensas. Ne temas pri kaŝa laboro, kiel dirite en prop. 12, sed nur pri plibonigo de la org. stato. Ĝi cetere iom similas al aliaj prop-oj al la Kgr., kiuj espereble trovos pli bonan akcepton k kiujn la Prop.-Komisiono malakceptis, antaŭ ol oni diskutis ĉi tie (prop. de SAT-anoj el Rejn-Majn-regiono pri komuna gazeto). La Jarlibra demando ne estas grava k pridiskutebla, ĉu ĝin eldoni kiel ĝis nun aŭ nur kun adresoj de perantoj k lokaj grupoj. Por ni ne sufiĉas org-o el 2000 membroj, kiel por la holanda K-do. Ni ne volas „paper“-amasojn, sed ni estas konvinkitaj, ke la movado venkos nur, se oni akiros paŝon post paŝo la amason k en ĝi ĉiun unuopan. Ni celu krei batalkapablan org-on tutmondan kiel tegment-org-on bazitan sur lokaj k landorg-aj grupoj, per kiu ni povos labori por nia celo: Per esp-o por Socialismo!

K-do Ulo: Mi persone absolute malaprobas la prop. 13, ĉar mi vidas en ĝi nur la unuan paŝon por transformi SAT en Int-on k poste fari el ĝi tute socialistan Int-on. La K-doj el Aŭstrio tre lerte esprimis la prop. 13. Ili ne skribis, ke ili volas fondi Int-on: Ili volas centrigon, sed tio estas la sama. Mi estas SEA-ano k bone povas diveni, ke temas ne nur pri transformo de SAT en Int-on, sed ankaŭ pri tendencigo ĝia. Mi ne kredas, ke la delegitsistemo estas pli demokrateca ol la nuna sistemo de SAT. Ĉi tie mi povas diri mian opinion, sed en iu grupo mi mem ne plu povos fari tion, mi ne plu povos viziti kongresojn. Ekz. la Naturamikoj tute ne interrilatas rekte kun siaj amikoj en eksterlando. Ili tute ne interesiĝas pri internaciaj aferoj. Ĉiam mi denove memorigas pri la nuna naciisma ondego tra la mondo. Kial do ni ĉiam denove starigu la landlimojn? Ni ne ĉiam imitaĉu malnovajn aferojn. Ĉu vi ne kredas, ke ni povas prepari la fundon, fine devas komenci krei ion novan? Ĉu ne estus malprogreso transformi SAT en Int-on? Ni volas esti la plej bonaj inter la revoluciuloj, do ni ne estu reakciaj! Ĉu vi volas grandan org-on, en kiu estas plej multaj membroj, sed kiuj ne scias esp-on, aŭ kapablulojn, kiuj volas servi al SAT k al la tutmonda proletaro?

K-do Ozere (Parizo): Ĉiuj org-oj havas la internaciecan org.-sistemon, nur SAT havas la novan, la sennaciecan, kiu laŭ mi estas

— página 7 —

de „S-ulo“, en kiu aperis artikolo pri la Sovetia lernejo. Mi sendis ĝin kun granda letero. Sed li neniam ricevis tiun sendaĵon. — Laŭteorie SAT estas superpartieca. Sed praktiko estas ĉiam pli malfacila. Kiel redakti „S-ulo“n superpartiece? En „S-ulo“ aperis kelkaj artikoloj pri elektoj en Vieno k Prusio, kiuj vere ne estas bonaj artikoloj. La valoro de „S-ulo“ estas granda, se ni povos montri ke en ĝi estas pli bonaj informoj ol en la enlandaj gazetoj. Sed rilate tion ĉiam estas iuj mankoj en la redaktado de „S-ulo“.

K-do Lanti: La kritikoj ĝis nun faritaj estas tiom mildaj, ke fakte ne valoras nin defendi. Plejparte ili estas cetere tute ĝustaj. Ekz. K-do Aarse faris tute trafan rimarkon pri la enhavo de „S-ulo“. Sed kvankam mi konsentas, ni mem ne povas forigi la mankon. Se en iu regiono mankas sufiĉe sperta, kompetenta, objektive observanta K-do, ni ne povas dungi tian, pagi honorarion por lin trovi. Tial la disigo de niaj fortoj montriĝas pli riproĉinda. Ni ĉiam diris, ke la celo de SAT estas kleriga, informa, eduka. Tio povas okazi nur, se la SAT-anoj konscie celas al tio. Ili ja ne devas informi simple laŭ tio, kion ili legas en siaj ĉiutagaj nacilingvaj gazetoj. Mi tial ĉiam insistas pri la memeduka rolo. Oni povas konstati iujn progresojn. Estas kelkaj valoraj kunlaborantoj, k ili estas inter la plej modestaj K-doj. Por ne ofendi ilian modeston, mi citas neniun. Ni devas pligrandigi la nombron de tiuj objektive verkantaj K-doj. Sed tia tasko ne estas facila k ne tuj plenumebla. Pri la farita riproĉo — se oni povas nomi ĝin riproĉo — mi tute konsentas k promesas fari la gazeton laŭeble pli k pli fidinda. Ne necesas aldoni ion: la prezidantaro voĉdonigu pri akcepto aŭ malakcepto de la raportoj prezentitaj.

Per manlevo estas unuanime akceptataj la raportoj de l’P.K., same la financa raporto.

K-do Dojbler invitas la kongresantojn kolektiĝi la venontan tagon post la matena kunveno por, flankelasante partiecajn konsiderojn, komune marŝi al tombejo, kie okazos la cindrigo al viktimo de la faŝistoj (komunisto). — Konsentite.

K-do Johanson fermas, esprimante sian ĝojon pri la bonharmonia okazado de la kunsidoj, kontraste al la lastaj Kongresoj.

9-a de aŭgusto, 9,30 horo.

Tial ke la Propon-komisiono ne povis fini sian preparlaboron k ne estas preta por raporti, sub prezido de K-do Fen (Veen) okazas lekcio de K-do F. Azorin (Cordoba) pri la situacio en Hispanio: Post kelkaj etnografiaj klarigoj la oratoro pritraktas la politikan evoluon de l’lastaj jaroj, la unuajn paŝojn k agojn de l’respublika registaro, rilatojn de eklezio k ŝtato, forigon de troo da generaloj, problemon de l’terdisdivido. Perspektivoj de socialista aŭ anarkista revolucio en nuna tempo. Ribelprovoj en Katalunio. Malfaciloj pro manko de klerigitaj personoj. Kreo de novaj lernejoj. Ekzisto de laborebloj. — La parolado estis varme aplaŭdata.

En la diskuto parolis K-doj Vetig, Vesels, Zernikov k Ŝvarc, kiuj petis klarigojn pri bien-disdivido, sindikata movado, malpermeso de esp. instruado en iu loko, k la lasta (redaktoro de „Arb. Esp-ist“!) anoncis al ni kun la tono de pseŭdo-marksista d-ro la triumfon de l’sovetoj en Hispanio post tre baldaŭa estonto! . . . K-do Azorin respondis mallonge al tiuj K-doj. —

Je la 11-a horo la kongresantoj iris komune al la tombejo „Pragfriedhof“ k ĉeestis kun granda SAT-standardo la cindrigan ceremonion por viktimo de l’faŝismo.

Tria laborkunsido: 9-a de aŭgusto, 20,30 horo.

Prezidas K-do Dojbler. K-do Valdman (Bremen) por la Propon-Komisiono: La Prop. Komisiono pritraktis kune la prop., kiuj temas pri statutŝanĝoj (2, 12, 13). K-do Dan el Usono k reprezentantoj el diversaj LEA-oj ankaŭ partoprenis la laboron de l’Komisiono. Ĉiuj havis sufiĉe da tempo por konigi al ni sian opinion pri la afero. (Legas prop. 13, p. 225 en „S-ulo“, k la 3-an parton de prop. 11 k prop. 12 [sama paĝo]). La Komisiono unuanime malakceptis la 13-an prop. de l’aŭstriaj Gek-doj, pro tio ke la Kom. kredas, ke se ni farus el la SAT-movado kuniĝon el diversaj LEA-oj k tiel farus el SAT Int-on, tiam la ĉefideo de SAT, nome la sennacieca ideo, ne plu restus. Ni jam nun kelkfoje aŭdis; estas K-do el Nederlando, estas K-do el Aŭstrio, — k tiam certe estonte ĉiam en la Kgr. ni diros: la aŭstriaj K-doj opinias tion, la svedaj K-doj tion, ktp. Tiu ekzemplo povas montri al vi, ke estas necesa la nuna sinteno, la nuna strukturo de SAT. SAT havas ĉian kaŭzon ne esti por-naciisma, sed kontraŭbatali akre ĉiun naciismon. Vi ĉiuj konas diversajn Int-ojn. Vi aŭdis jam hieraŭ okaze de kelkaj alparoloj la opinion de iuj K-doj, kiuj pensas, ke la Int-oj ne sukcesis gvidi la proletaron de l’ mondo. Tiuj K-doj, laŭ mi, pravas. Ankaŭ la demando estas teknika. En Germanio nun ekzistas du LEA-oj. k povus eĉ esti 3—4 diverstendencaj tiaj org-oj. Ĉiu novaliĝinto havos la malfacilan elekton, al kiu el tiuj org-oj aliĝi. Nuntempe ili ĉiuj povas fariĝi SAT-anoj k esti membro en la diversaj LEA-oj; sed estas nur unu tutmonda org-o: SAT. Estus danĝero gajni tro da novaj membroj; ankaŭ la monafero estas pritraktinda. Fakte ne sufiĉus la nuna LEA-kotizo. Se ni volus teni la tutan SAT-aparaton, oni ankaŭ devus teni la tutan kotizon de SAT.

K-do Eerdmans (Roterd.): La defendo estas tre malforta k tute ne klara; valorus aŭdi pli bonajn kontraŭstarojn. Mi opinias la prop. plej taŭga por plibonigi la SAT-movadon.

— página 8 —

Komentoj k konkludoj al la raportaro de la Plenum-Komitato.

Post enkondukaj vortoj K-do Lanti diras:

Ni unue volas substreki, ke neniel ni provis vuali la veran staton de nia Asocio k entute nia raportaro estas plej sincere k verame farita. . .

Ĉe la legado de la membro-nombroj vi certe havis kiel ni amaran senton: Nia organizo, kiu antaŭ tri jaroj atingis preskaŭ 7000 membrojn, nun havas apenaŭ 2000 . . . Ĉu do la skismo perdigis al ni 5000 membrojn? Kaj ĉu tiuj fakte, reale k ne surpapere troviĝas nun en la tendaro de la skismigintoj? Se oni povus jese respondi al tiuj demandoj, la skismo farita estus malpli ĉagrena k ties kaŭzintoj malpli riproĉindaj. Bedaŭrinde la skismigintoj ne povas prave flati al si, ke ili arigas efektive la 5000 anojn, kiuj mankas ĉe ni. Sed ili fanfaronas eĉ pri 12 000 membroj! La blufo tamen neniam estis sufiĉa bazo por starigi seriozan entrepenon. La plej supraĵa ekzameno super la faktoj ebligas tuj ekvidi la trompon. Oni ja konstatas, ke la personoj, kiuj parolas pri 12 000 membroj, povas aperigi nur dufoje monate sespaĝan gazeteton, kiun ili sendas al la abonantoj po du n-oj k nur unufoje en la monato por ŝpari afrankon.

Ni ankaŭ estis devigataj aperigi „S-ulo“n nur dusemajne; sed ĝi almenaŭ aperadis regule, akurante k en amplekso de 12 k eĉ 20 paĝoj, ĉar la abonantoj ankaŭ ricevis „La Nova Epoko“-n. Tiu simpla komparo inter „Sennaciulo“ k „Internaciisto“ plej bone montras, kie kuŝas efektive la pli granda forto. Sed kompreneble oni ne povas ne bedaŭri pro la disigo de la fortoj, kiam oni memoras, ke ĝis antaŭ 2 jaroj nia gazeto aperadis semajne en amplekso de 12 paĝoj k kun eldonkvanto de 4 500 ekz-oj . . .

Estas vere, ke „Ekrelo“ montris relative grandan eldonforton. Sed, ĉu mirige? Tiu forto venas grandparte de la kapitalo ŝtelita al SAT . . . Nu, ni prefere silentu pri tia hontinda faro, kiu makulas parton de la laborista esperanta movado . . .

Kompreneble, la disigo faris truon en niaj vicoj. Kaj se ĝi estas relative granda, estas ĉefe pro tio, ke en Sovetio multaj, tre multaj el niaj amikoj devas kontraŭvole partopreni la skismon. Se ni lasas flanke la 2000 sovetianojn, kiuj vole-nevole devas resti ekster nia movado, restas ankoraŭ 3000 mankantoj. Ni taksas, ke preskaŭ la duono da ili ne realiĝis pro tio, ke trafis ilin la terura senlaboreca krizo, kiun ni travivas. Inter la eksiĝintoj troviĝas ankaŭ netaksebla proporcio da K-doj, kiuj seninteresiĝis pri la tuta afero, tial ke ilin naŭzis la disputoj k polemikoj, kiuj regis en nia movado dum pli ol du jaroj. Ekzistas ja relative multaj personoj, kiuj ne volas rompi al si la kapon por esplori detale konfliktojn k ektrovi, en kiu tendaro kuŝas la pravo k en kiu la malpravo. Ili emas pensi: „ambaŭ malpravas“ k ne plu volas aŭdi ion ajn pri la tuta konflikto.

Rabo, skismo, senlaboreco, indiferentiĝo, tiaj estas la ĉefaj kaŭzoj de nia malprogreso.

El la granda baraktado, kiun spertis nia movado, ĉu tamen ne rezultas io pozitiva? Ni opinias, ke jes. La fakto, ke SAT povis elteni kontraŭ la plej furiozaj, plej ruzaj k malnoblaj atakoj, estas laŭ ni tre elokventa atesto pri ĝia nedetruebIo; la fakto, ke ni aperigis Jarlibron, du bonajn instrulibrojn, la Kongresprotokolaron k regule la gazetojn; la fakto, ke ni troviĝas nun en Ŝtutgart por teni nian XII-an, regule aranĝitan kongreson, estas nekontraŭdirebla pruvo, ke SAT vivas k ke tute fiaskis la provoj por ĝin mortigi . . .

Se laŭ la nombro da anoj ni refalis en la staton de la jaro 1923-a, tio tamen neniel signifas, ke nia movado reale tiom malantaŭeniris. En tiu epoko SAT estis apenaŭ konata en Esperantio; ĝi estis eldoninta nur tri verkojn; hodiaŭ ni posedas stokon da libroj, kiuj reprezentas atentindan kapitalon; hodiaŭ la eldonaĵoj de SAT havas bonan reputacion k estas rekomendataj. En 1923 SAT estis ankoraŭ permesata en la faŝista Italio. Hodiaŭ ĝi estas tie malpermesata k ankaŭ alie . . .

Ni deziras tamen, ke vi forte konvinkiĝu, ke la SAT-arbo ne estas faligebla. Se falis kelkaj branĉoj, se putris kelkaj radiketoj, malgraŭ tio la trunko restas tamen sana, fortika k kapabla reatingi sian antaŭan staton. Ni esperas, ke vi reiros hejmen kun tiu konvinko k rekomencos viglan agadon por refortigi vian mondasocion.

Kvankam la veraj kaŭzoj de nia malprogreso estas bone konataj aŭ almenaŭ facile troveblaj, ekzistas tamen K-doj por aserti, ke la tuta malbono en nia movado rezultas de la netaŭga organizsistemo sennacieca. Laŭ ili sufiĉus por baldaŭ „atingi la celon en gloro“, fari el nia Asocio iun Internacion. Tio ja estas simpla k facile efektivigebla, ĉu ne vere? Ni devas dum ĉi tiu Kongreso priparoli la aferon tute trankvile k alpreni pri tio decidon. Vi konas nian opinion pri tiu demando k nun ni tute ne intencas longe argumentadi por ĝin defendi. Ni volas tamen altiri vian atenton al tiu nepra neceso prikonsideri la aferon de pure esperanta vidpunkto k liberigite de ĉio partieca k nacieca.

Se objektiva observanto ĵetas ekrigardon super la esperanta movado, li devas agnoski, ke ĝi havas sian tute apartan karakteron k ne estas komparebla kun iu ajn alia movado. Kiuj sekve emas imiti la organizsistemon, aplikatan de partioj k sindikatoj, tiuj faras principan eraron. Aliflanke, kiuj esperas, ke nia lingvo povas esti baldaŭ alprenata k uzata grandskale de registaroj aŭ de gravaj laboristaj organizoj, tiuj havas danĝerajn iluziojn. Ni restas ĉe nia konvinko, ke la esp-a movado povas kreski nur malrapide k ĉefe per la helpo de la esp-istoj mem.

Ĉar ni devos detale pritrakti la organizan demandon en iu el la proksimaj kunsidoj, permesu, ke ni enkonduke memorigu vin, ke

— página 9 —

ĝi estis la ĉiama k dorna temo en la neŭtralaj rondoj. Jam ĉe la unua Kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro d-ro Zamenhof mem prezentis projekton kun la titolo: Tutmonda Ligo Esperantista. Kaj kiom da komisionoj estis starigitaj! kiom da raportoj, da artikoloj verkitaj k diskutitaj! Kaj tiu stato daŭras ankoraŭ nuntempe. Ĉe la ĵus okazinta Pariza Kongreso estis la samaj priorganizaj disputoj pri plej diversaj projektoj k proponoj.

La K-doj, kiuj revas pri unueca organizsistemo en formo de Internacio, ŝajne ne scias, ke la neŭtraluloj jam spertis tiun organizformon. En la jaro 1913, ĉe la naŭa, Berna Kongreso ja estis starigita la Internacia Unuiĝo de Esperantistaj Societoj. Sed la organiza problemo per tio tute ne estis solvita, k ne ĉesis la disputoj. Ili daŭris, daŭras k daŭros tiom longe, kiom la esp-istoj ne komprenos, ke la malrapida kresko de la esperanta movado ne kuŝas en la organizsistemo mem, sed en tio, ke la bezono por internacia lingvo ne ankoraŭ ekzistas ĉe la ĝenerala publiko. La plej genia organizsistemo ne povus forigi tiun fakton. Sed por klarigi la malrapidan kreskon de la mondlingva movado, la esperantistoj prefere kulpigas la organizmanieron — simile al la idistoj k.a. mondlingvanoj, kiuj kulpigas la nesufiĉan perfekton de esp-o. Ĉu tio signifas, ke la formo de organiziĝo estas tute indiferenta? Kompreneble ne! Kaj pri tio ni devas atenti la instruojn de la historio. Kion instruas al ni la neŭtrala movado? Se ni lasas flanke oficialajn instituciojn, kiaj estas la Lingva Komitato k la Akademio, kiuj havas tute limigitan kampon, ni konstatas, ke nur U.E.A. povis elteni k vivi inter la amaso da pli malpli mortnaskitaj entreprenoj, celantaj organizi la esp-istaron.

Tial ke la neŭtrala Kongreso nunjare okazis en Parizo, ni havis la eblon kun ĵurnalista enirkarto ĉeesti kelkajn kunsidojn de tiu Kongreso. Nu, estis okulfrapa konstato, ke U.E.A. estas la sola reala forto, estas la spino de la neŭtrala movado. Por ni ne estas dubo, ke sen la kreaĵo de Hodler, kiu celis tre konscie utiligi esp-on por praktikaj celoj, kredeble la esp-a movado ne eltenus kontraŭ ĉiuspecaj t.n. plibonigemuloj.

Ĉe la fondkongreso de SAT, en Praha, ni diris, ke nia organizo devas iel esti la „U.E.A. de l’proletaro». Post dek unu jaroj ni ne ŝanĝis nian opinion. Ni restas konvinkitaj, ke la aliiĝo de SAT en ian Internacion alportus nenion efektive bonan al nia afero, sed male, ke tiu eksperimento povus eĉ ĝin tre domaĝi.

Por ni do ne temas pri ŝanĝo en la organizsistemo, sed en pli severa, pli preciza aplikado de la ĝisnuna. La demando estas: kiel atingi, ke kiom eble plej multe da laboristaj esp-istoj utiligu praktike la lingvon por la interesoj de sia klaso? Kiel atingi, ke la miloj k miloj da personoj, kiuj pli malpli lernis esp-on, fariĝu reale esp-istoj? Kaj ne estas esp-istoj tiuj personoj, kiuj ne abonas esp-lingvan gazeton, ne legas esp-an literaturon k ne havas korespondantojn en kelkaj landoj. Kiu restas izolita aŭ kontentiĝas per simpla aliĝo al sia loka grupo, kiun li pli malpli regule vizitas k kie oni nemalofte parolas nacilingve, tiu fakte ne estas esp-isto. Oni povus havi 50 000-membran Internacion el tiaj anoj, tio tute ne signifas, ke forta estus tia organizo. La ĉiama problemo precipe do ne estas: kiel oni varbu al esp-o multajn anojn, sed kiel ni faru por teni la varbitojn, por ligi ilin firme al la movado? Pro la jam menciita kaŭzo, ke ĝenerale la homoj ne sentas veran, urĝan bezonon al esp-o, la problemo ne estas nun facile solvebla. Sed kompreneble ni havas la konvinkon, ke ekestos tiu bezono en pli malpli proksima estonto. La sperto montras, ke ĝenerale restas ligitaj al nia movado la personoj, kiuj tiras profiton el sia scio de la lingvo. Ho, ni ne pensas pri mona profito, kvankam jam ekzistas kelkaj, por kiuj esp-o konsistigas vivrimedon, sed pri instrua, spirita profito. Per legado de gazeto k de literaturo estas jam eble havi tian profiton. Pro tio ni ĉiam celis plivalorigi la gazetojn k pliriĉigi la prolettendencan literaturon. Ĉiuj niaj fortoj devas streĉe resti orientitaj al tiu direkto. Ni havas la opinion, ke se nia gazeto havus 10 000 abonantojn, aperus en amplekso de 20 paĝoj k ĉiusemajne, nia movado estus multe pli forta, laborus multe pli efike, pli rezultodone ol se ni havus ian Internacion kun 20—30 000 membroj, kiuj ricevus kiel esp-an legaĵon nur monatan sensignifan gazeteton. La presaĵoj de kiu ajn movado estas la ĝusta mezurilo pri ĝia forto.

Kiel do ni faru por ebligi al kiom eble plej da laboristaj esp-istoj aboni „Sennaciulo»-n? Ĉu tiucele ni devas ŝanĝi la strukturon de nia Asocio? Ne, Gek-doj, la malfaciloj ne kuŝas en la organizformo; pri tio ni insistas; la malfaciloj estas ĉefe duspecaj: la unua estas la ekonomia krizo, kiu senlaborigas k mizerigas grandan nombron da K-doj. Tiun kaŭzon SAT ne povas forigi k pri ĝi respondecas nur la kapitalisma sistemo; la dua estas la emo ĉe relative multaj el niaj membroj prikonsideri la esp-an aferon je partieca vidpunkto, k kiuj pro tio deziras havi partiecan gazeton, kun enhavo simila al tiu, kiun ili trovas en sia nacilingva gazeto. Kontraŭ tiu esenca, principa eraro oni povas reagi per laŭcela edukado. Tion ni ĉiam provis pli malpli sukcese. Ekzistas jam K-doj, kiuj estas tute lojalaj al sia partio k kiuj tamen bone komprenas, ke ĝis ilia partio mem prenos la esp-an aferon en la manojn, nia Asocio devas ekzisti, prosperi k pro tio sekve esti nepre senpartieca, t.e. lojala al ĉiuj tendencoj el la lab. klasbatala movado.

Sed ekzistas ankaŭ partianoj, kiuj eĉ ne komprenas la ĝustan, profundan signifon de la vorto edukado, kvankam ĝi estas sufiĉe klare difinita en la Statuto de SAT. Por kelkiuj edukadi estas simple instrui, encerbigi al homoj la „verojn», eldiritajn de la respondecaj partiaj gvidantoj. Vi povis eĉ legi en „S-ulo», ke socialisto tute ne kredas, kion diras komunisto k inverse. Laŭ tiu stranga vidpunkto ĉiu homo havus sian apartan ne-

— página 10 —

fundamentajn org-ajn principojn k pro sia kontraŭeco rifuzus pagi kotizon. Ĝis nun en SAT ĉiuj tendencoj havas siajn rajtojn k povas prezenti siatendencajn artikolojn en la gazeto. Ne ĉiuj komunistoj ankaŭ estas kontraŭ SAT. En kompartia gazeto de la Ruhr-regiono k en „Kämpfer» aperis objektivaj artikoloj pri nia Kgr. pro niaj klopodoj. Tiuj kom. gazetoj skribis, ke SAT estas klasbatala org-o, dum ĉi tie oni aŭdis de opoziciuloj, ke SAT estas faŝista org-o! Tra okulvitroj tre strangaj tiuj homoj rigardas nian movadon. Finvorte: Konservu la nunan strukturon de SAT k defendu ĝin per ĉiuj fortoj!

K-do Vesels: En la rubriko „La Klasbatalo tra la Mondo» en „S-ulo» aperis mallongaj raportoj pri strikoj k bataloj en la mondo. Sed pri striko en Holando estis enpresitaj tute eraraj sciigoj. Kompreneble la red. ne estas kulpa. La kunlaborantoj devus raporti pli serioze. Ili skribis pri „bela venko de la holandaj proletoj», dum fakte okazis salajra malaltigo de 5%. Fakte ne la proletoj, sed la mastroj plene sukcesis en sia plano. — Aperis artikolo kontraŭ la nuna strukturo de nia Asocio: ĝi estas tiel grava, ĉar SAT travivis la bolŝevikan malsanon. Fakte ni nun sukcesis liberiĝi el ĝi. Kaj nun denove aliaj intern-istoj venas por denove malsanigi SAT-on. Neniam la cirkonstancoj por la proletoj estis tiel malbonaj kiel en la nuna epoko de la „Int-oj». Ĉi lastaj nenion povas doni al ni, nur perfidas nin. Post rebato de l’bolŝevikoj mi avertas kontraŭ la klopodoj de l’II. Int-o detrui SAT-on, transformante ĝin en Int-on. K-dino Klatil skribis sufiĉe fanfarone en „S-ulo»: pli akre ŝi atakis K-don Lanti ol iu ajn; sed ŝi ne atakas principe la starpunkton de K-do Lanti, ŝi vidas SAT nur tra la okulvitroj de la II. Int-o, volas fari centrigitan org-on. Estas pli bone k valore havi jam ekzistantan org-on kun nur miloj aŭ eĉ nur centoj da anoj, se tiuj estas vere konvinkitaj revoluciuloj k klasbatalantoj, — ol havi amas-org-on el anoj nur kotizpagantaj k voĉdonantaj, regataj de gvidistoj. Ni tenu la ĝisnunan formon de SAT!

K-do Fen: Responde al K-do Vesels mi diru: Se Klatilino estus ĉi tie, ŝi tre fierus, ĉar ŝi estas, laŭ K-do V., la II. Int-o. Tamen estas nur kelkaj anoj de l’Int-o, kiuj deziras la strukturŝanĝon; la aliaj estas kontraŭ tiu intenco, k oni ne povas sekve aserti, ke la II. Int-o havas la intencon ŝanĝi la SAT-formon.

K-do Puf (Frankfurt): La K-doj, kiuj antaŭ 10 jaroj plej fervore subtenis SAT, estas nun ĝiaj plej grandaj kontraŭuloj. K-do Lanti, kiu estis kvazaŭ la dio de tiuj K-doj, hodiaŭ estas „renegato», „faŝisto». Kiel tio povas okazi? Kiel malnova SAT-ano mi scias, ke en la komencaj jaroj nia org-o estis sufiĉe influita de kom. K-doj: mi kiel socialdemokrato tamen diris neniam, ke SAT estas komunista org-o. Kaj nun oni diras: SAT estas soc. demokrata org-o! Mi persone opinias, ke SAT nepre devas resti ĉe la nuna strukturo, ĉar mi kiel soc. demokrato ne estas naciulo, k nur naciuloj bezonas Int-on. En Sovetio estas amaso da iamaj K-doj, kiuj volonte ankoraŭ estus en nia movado. Sed oni tion malpermesas al ili, k tial oni nomas tion laborista ŝtato. Ne lasu vin provoki de disĉiploj, kiuj venis ĉi tien el Berlino por difekti iom viajn vicojn: niaj malamikoj estas en la propra lando, en Esperantio. Ili, kiuj antaŭ jaroj fanfaronis pri la sennacieca ideo, nun fanfaronas pri la Int-o. Ĉu oni povas konfidi al homoj, kiuj ĉiutage ŝanĝas la politikan veston? Ni scias, ke la laboristaro povas venki nur per la sennacieca ideo. La esp. movado devas resti superpartieca. Ĉar ni en Germanio ekkonis tion, ni ne sekvis la skismigintojn de SAT, kiuj ankaŭ skismigis la LEA-org-on, k fondis nian org-on, kiu restas superpartieca k apogilo por la sennacieca ideo. La blufo en Berlino malaperos k la K-doj, kiuj batalas kontraŭ ni, denove venos al ni k diros: vi pravas! — Pripensu ĉion de la sennacieca vidpunkto, k neniam faru el nia org-o Int-on. Kvankam SPD-ano (soc.dem.partiano), mi diras: nia esp. movado tute ne koncernas al nia Int-o: SAT restu superpartieca, sennacieca.

K-do Ulo (Ŝtutg.): Mi subtenas la vortojn de K-do Puf. Plej multaj konfuzoj okazas tial, ke oni interŝanĝas la ideojn sennacieco k sennaciismo. Kaj la kompartia opozicio intence identigas tiujn esprimojn por miskreditigi la SAT-movadon. En SAT la sennaciismo ne havas pli da rajtoj ol aliaj tendencoj. Ankaŭ la diferencon inter sekcioj k frakcioj multaj ne scias. En la grupoj oni priparolu de tempo al tempo tiun temon. Pro misinformoj K-doj estas infektitaj de la IPE-anoj (IPE = Int-o de l’SAT-opoziciuloj — Prot.) El Anglio k Moskvo mi havas leterojn de tiaj infektitoj. „SAT nun estas en la servo de faŝistoj k policistoj; ĝi staras nun kontraŭ USSR,» skribas Moskva K-do. Mi alvokas eluzi sovetiajn korespond-anoncojn (el „I-sto») por ĝuste informi tiujn K-dojn. Sovetia K-dino konsideras mian opinion kiel tiun de izolulo en Germanio! SAT devus eldoni „Historion pri la SAT-movado». — Depost kiam foriris la kom. opoziciuloj el SAT, aperis alia frakcio, kiu klopodas transformi SAT en Int-on. Mi malakceptas tiun klopodon, ĉar mi konstatas en Germanio hodiaŭ teruregan naciisman ondegon; eĉ estas danĝero de nova milito, en kiu laboristoj devos interbuĉi sin, ĉar ili ne estas sennaciece edukataj. SAT estas plej bona org-o por mondskala agado. Ĉu GLEA estas pli klasbatala ol ni? Jenajn versojn ni trovas sur la kalendarfolioj de „revolucia» GLEA-kalendaro: „Kion Dio donis, tion konservu fidele en la koroj . . .» ktp, ks. Ni staras 5 minutojn antaŭ la faŝismo en Germanio. Formi la proletaran unuecfronton necesegas!

K-do Aarse (Amsterd.): Mi dum longaj jaroj korespondadis kun rusa K-do el B. . . . Li abonis „I-sto»n, k mi demandis, kial li ne estas ano de SAT k abonanto al „S-ulo». Li respondis, ke li aŭdis pri kontraŭrevolucieco de SAT. Al tiu K-do mi sendis ekz-on

— página 11 —

as el tio, ke ĉe la unuaj malfaciloj, la artifike entuziasmigitaj homoj perdas la kuraĝon k falas en ne plu venkeblan skeptikon. Tial ni preferas instigi la homojn al la laboro per malvarmaj, sed raciaj paroloj. Ĉu do ne sufiĉas esti firme konvinkita pri la noblo k gravo de afero por ĉerpi en tio nevenkeblan kuraĝon k persiste, senlace laboradi por proksimiĝi al la celo?

Nia movado troviĝas nun diversrilate en kriza tempo. La skismo estas fakto k la rekuniĝo de la fortoj ne baldaŭ povos okazi. La skismigintoj klopodas nun starigi sian movadon laŭ internaciismaj principoj, k kun partieca karaktero. La estonto sekve montros, ĉu tiu kompreno pri la organizado de la laborista esp-a movado estas pli ĝusta ol la nia. Dume ni fosu nian sulkon, profunde, rektlinie k senŝanceliĝe.

Kompletigoj al la Administracia Raporto.

K-do Lerĥner (Lajpcig) legas la nombrojn de la bilanco por 1931/32 k klarigas la diversajn punktojn el la perdo- k gajno-kontoj. Li konstatas konsiderindajn ŝparojn en salajra, administra, lu-hejt-luma k koresponda kontoj. Deficiton je „S-ulo»-konto li klarigas per malaltiĝo de l’abonantoj; ĉi tiuj devus esti minimume 2000 por ekvilibrigi la konton. Aliel ni devus ankoraŭ ŝpari je la amplekso de l’gaz. (ekz. 4 paĝojn monate malpli liverante); ankaŭ per sendo de l’ekz-oj por iu loko al kolektiv-adreso oni kontribuas redukti la elspezojn de tiu konto! „LNE», „La Lernanto» k kotizkonto estis gajnon montrantaj kontoj (la du unuaj je kostoj de „S-ulo»), sed precipe la librokonto (propraj k fremdaj libroj). Estis vendataj same multaj libroj kiel antaŭjare, malgraŭ la pli granda mizeriĝo de l’lab. klaso. Plejparte helpis al tiu gajno „Petro». La Gek-doj uzu ĉe la nunjaraj aŭtunkursoj la novan „Petro»n por helpi al la prospero de SAT. Insignoj ankaŭ donas monon al la Asocio: ĉiu K-do portu SAT-insignon. Ilustritaj poŝtkartoj ne facile vendiĝas, tamen ĉe grandskala mendo (por festoj ktp) ni volonte cedus ioman rabaton. La salajrokonto malaltiĝis je 100%. Helpu malaltigi la admin. elspezojn farante klare k koncize la mendojn k antaŭpagante por ili. La debitora konto estas nun relative malgranda, ĉar ni eliminis kiel neakireblajn sumojn la sovetian kontaron. Kreditoroj male estas multaj, k repagi niajn ŝuldojn al tiuj dankindaj K-doj ni povos nur, se ĉiuj fervoruloj streĉos siajn fortojn en la venonta jaro, mendos librojn, varbos membrojn k abonantojn ktp. La akcikonto malaltiĝis pro malmulta vendo k repagoj (per mendoj). Kurzfaloj en diversaj landoj (Britio, Svedio) malutile efikis.

K-do Lerĥner poste legas raporton de la Administracia Komisiono en Lajpcig (K-doj Wendt, Siedentopf k P. Bauer). Ĝi kunvenis 8-foje dum la jaro; ĝi konstatas la sindonemon k laboremon de l’admin. laboristoj. Je 19. 7. 32 ĝi kontrolis k reviziis en la administrejo librotenadon, librostokon k disponeblan monon. Ĝi konstatis, ke la libroj estas en bona ordo k proponas al la Kgr. aprobi la kasraporton k deŝarĝi la administranton.

Dua laborkunsido: 8-a de aŭgusto, 20,20 horo.

(Pridiskutado de la Raportaro de la Plenum-Komitato.)

K-do Johanson prezidas. K-do Dojbler: En la raportaro, kiun mi ricevis per „S-ulo» k kiu aperis en tia simpla lingvo, kuŝas multege da laboro farita de la P.K. Mi kiel Ĝenerala Konsilanto ricevis cirkulerojn de l’P.K., k mi ne scius demandon, pri kiu ni ne interrilatis k interharmoniis. Precipe la demando, ĉu SAT havu partiecan karakteron. Ni ne povas konstati, ke la Asocio forlasis sian dekomence akceptitan taktikon. En la unuaj jaroj estis ĝuste la kompartiaj K-doj, kiuj tiel ĝoje k entuziasme akceptis la sennaciecan strukturon de SAT k ĝuste pro tiu karaktero kunlaboris. Mi estas konvinkita, ke venos la tempo, kiam tiuj K-doj regrupiĝos en SAT. La nuna strukturo de SAT por samlingvanoj-proletoj en la tuta mondo estas la plej bona. Al la laborintoj en P.K. k aliaj, kiuj oferis tempon, monon, laborforton, multajn noktojn por eviti ĉiujn rifojn k rokojn en la SAT-maro onde bruanta, mi esprimas mian dankon. Same mi dankas al ĉiuj, kiuj venis al nia XII-a malgraŭ la malfavoraj nunaj cirkonstancoj.

K-do Fen (Amsterdam): Mi komprenas la valoron de la laboro de niaj gvidantoj. La SAT-organo estas por ni tre valora. Kiam mi ĝin legas, mi scias, ke mi trovas en ĝi sciigojn, kiuj estas por ni gravaj; artikolojn kiuj estas verkitaj tendence principe, ni povas toleri en ĝi, ĉar ni devas kompreni, kion tiu aŭ alia tendenco deziras, k fakte la celo por ĉiuj estas la sama. Ni nepre atentu ne skribi kontraŭ aliaj tendencoj de l’lab. movado, sed nia laboro estu konstrua, sur supertendenca bazo.

K-dino Falkenher (Dortmund): Ĉefe interesis min en la raporto la fakto, ke nia SAT-anaro tiom malgrandiĝis. Ni devas esplori, kial k kiel ni konstante perdis membrojn. Kaj ni ĉiuj povas konstati, ke la ekzistantaj Int-oj neniel helpas al la laboristaro k al nia movado. Ili ne havas la ĝustan bazon por krei pli bonajn vivcirkonstancojn. Tial ni klopodu restigi la nunan strukturon de la org-o; ni laboru kiel ĝis nun por SAT. En Germanio la du grandaj lab. partioj, anstataŭ kuniĝi, klopodas disigi la laboristojn, k tiel kreskigas la faŝismon. Kaj la faŝismo prosperas ĉie. Ni nepre konservu la konstrumanieron de nia org-o. — Hodiaŭ matene ni aŭdis, ke iu kompartiano ne volas subteni la Kgr. per aliĝmono. La partioj neniam tolerus anojn, kiuj kontraŭus en iliaj vicoj la

— página 12 —

diskuteblan „veron», kiu ne estus komunikebla al alia! . . . Kiam SAT-anoj havas tian spiritostaton, oni povas facile kompreni, ke ili trovas ĉion malbona en nia Asocio . . .

Ni kredas, tamen, ke la granda plimulto el la SAT-anoj ne deziras partiecigi la Asocion. Se tiel estas, la problemo, kiun temas solvi, estas jena: Kiel ebligi, ke kiom eble plej da K-doj povu ricevi regule aperantan gazeton, bone redaktatan k per fidinda materialo sendita de K-doj loĝantaj en la plej diversaj partoj el la mondo? Ni devas ne forgesi, ke bonvolemaj k kompetentaj kunlaborantoj ne svarmas en nia movado k tiu fakto estus eĉ sufiĉa motivo por ne partiecigi nian laboristan esp. movadon. Ni devas sendube celi, ke la gazeto estu kiom eble plej malmultekoste abonebla, sed ankaŭ, ke la K-doj sentu bezonon al ĝi. Oni povas konstati, ke multaj kontentiĝas per la esperantlingva teksto, kiun ili trovas en sia LEA-organo. Se tiuj gazetoj estus redaktataj preskaŭ ekskluzive en nacia lingvo, la legantoj unue sentus la bezonon por esp-a legaĵo; due la gazeto ne bezonus esti tiom ampleksa, do estus pli malmultekosta. Pro tio la kotizo al la koncerna L.E.A. povus esti pli malalta k tio ebligus al pli granda nombro da K-doj aliĝi al SAT kiel aktivaj membroj.

— — — — — — — — — — — — — —

Kiel vi do povas facile kompreni, la demando ne estas pri aliiĝo de SAT en ian Internacion; tio tute ne solvus la problemon; la demando estas pri mono k pri la plej trafa maniero utiligi la fortojn de la tuta lab. esp-istaro.

Kelkaj K-doj ankaŭ kelkfoje plendis, ke la nuna strukturo de SAT ne ebligas fari internaciskalan propagandon. Kion valoras tiu plendo? Unue rimarkon: ĉu do niaj Kongresoj ne liveras al vi ĉiuj la eblon propagandi esp-on? Ni asertas, ke jes; tio dependas de via lerto, de viaj rilatoj k influo en vialandaj organizoj. Sendu raportojn pri la kongreso aŭ pri viaj spertoj dum la vojaĝo ktp. prezentitaj laŭ maniero, kiu elstarigas la grandan valoron k signifon de esp-o. Kaj eble kelkaj K-doj ne scias, ke okaze de ĉiuj el niaj kongresoj, ni sendas invitleterojn al la plej gravaj internaciaj organizoj. Kiam „S-ulo» aperis 12-paĝe k ĉiusemajne; kiam la Jarlibro aspektis relative impone, ni sendis samtempe tiujn eldonaĵojn, kiujn ni menciis en la invitletero. Nunjare ni ricevis de la invititaj organizoj kelkajn leterojn, inter kiuj ni menciu tiun de la Sindikata Internacio en Berlin. En tiu letero estas dirite, ke la organizo ne sendos delegiton, sed ke tio fakte ne necesas, tial ke la estraro estas konvinkita pri la valoro de esp-o. Vi certe aŭdos kun intereso la koncernan parton el tiu letero, skribita . . . franclingve: „. . . mi estas aparte feliĉa povi certigi vin, ke ni estas nepre konvinkitaj pri la utilo de internacia lingvo, tia, kia estas esp-o; ni jam havis la okazon konstati kun kia facilo lab. delegitoj de diversaj landoj povas per ĝi interkompreniĝi. Nova eksperimento ĉe via kongreso en Ŝtutgart sekve ne estas por ni necesa por konvinki nin . . .» Tiu letero estas subskribita de la sekretario Ŝevenels. Restas al la Gek-doj, kiuj apartenas al tiu Internacio, bonuzi tiujn aŭtoritatajn dirojn . . .

Ĉu ni faris ĉion farindan? Ho! bedaŭrinde ne. Ĉiutage ni konscias, ke ĉi tio k tio estus farebla, . . . se la tempo k mono tion permesus al ni. Tial ke nun tiuj malhelpoj ne estas forigeblaj, ni volonte konsentus al la starigo de Propaganda Fako, kiu povus preni sur sin la necesajn klopodojn por instigi ĉe oportunaj okazoj la diversajn internaciajn organizojn, ke ili okupiĝu pri la mondlingva afero. La ekzisto k funkciado de tia aparato neniel necesigas ŝanĝon en la organizsistemo de nia movado. Necesas nur bonvolo k adaptiĝo al la normala funkciado de SAT. Se troviĝus K-doj pretaj por funkciigi iun Propagandan Fakon, kompreneble en akordo k sub la kontrolo de la Plenum-Komitato, ni volonte rekomendus ĝian starigon.

Ni cetere ĉiam havis kiel principon ne malkuraĝigi la iniciativon de niaj membroj. Oni memoru pri la multaj fakoj, kiuj stariĝis en la kadro de SAT. Neniam ni provis malhelpi, sed male kuraĝigi k konsili. Plej multe el ili fiaskis, tial ke la internaj fortoj mankis. Ĉiam ni atentigis pri la neceso esti tre moderaj en la taksado pri efektivigeblaĵoj, tre modestaj en niaj pretendoj.

Ĉe la komenco de nia agado en la esp-a movado ni ankaŭ havis iluziojn; ni pensis, ke la varbado de famaj, aŭtoritataj personoj forte antaŭenpuŝos nian aferon. Pro tio ni multe klopodis ĉe tiaj homoj k estis varbitaj de ni Romen Rolan, Henriko Barbus k.a. Unu el niaj kongresoj eĉ okazis sub la patronado de la fama scienculo Alberto Ajnŝtejn, kies kuraĝigan leteron ni ankoraŭ posedas. Verdire la paroloj de tiuj famuloj ne multe helpis. Ili certe ne estis tute senutilaj, sed ilia efiko estus multe pli granda, se tiuj homoj fariĝus mem esperantistoj; se ili verkus en nia lingvo k pruvus tiel per fakto, ke ĝi posedas ĉiujn kvalitojn, kiujn ili laŭdis . . .

Ni do perdis tiurilate niajn iluziojn k akiris la konvinkon, ke la esperantemuloj, eĉ la plej famaj, ne multe utilas al la movado. Ni povas antaŭeniri nur malrapide per senlaca, pacienca k modesta laboro . . .

Karaj Gek-doj, ni petas pardonon pro tio, ke nia parolo estas tiom seke racieca, neentuziasmiga. Vi sendube preferus aŭdi, ke alvenis la tempo, kiam baldaŭ la esp-a afero grandpaŝe antaŭeniros. En la historio de la esp-a movado, tiaj esperplenaj paroloj ne mankas; oni eĉ povas trovi ilin el la buŝo mem de d-ro Zamenhof. Ni ne dubas, ke la aŭtoro de esp-o havis tiajn esperojn. Li parolis sincere, ne agitece kiel demagogo en balota amaskunveno. Sed ni ne rajtas havi la samajn iluziojn, kiel la unuaj pioniroj de la esp-a movado. Ni devas atenti la sperton, prikonsideri ĝuste la faktojn. Se oni vekas ĉe homoj tro grandajn esperojn, se oni entuziasmigas ilin per fantaziaj asertoj, rezult-

— página 13 —

majo 1932 — 4 003 253 tunoj en valoro de 86 438 000 zlotoj. Samtempe pligrandiĝis la karb-importo el 8 835 t. (je valoro de 308 000 zl.) en 1. 5. 31 ĝis 39 506 t. (je valoro de 1 119 000 zl.) en 1. 5. 32.

Strikoj, naciistaj manifestacioj.

Longdaŭra teksista striko en Bjalistoko okazis kontraŭ nova salajra malaltigo. La profesiaj sindikatoj el tuta Polio sendis monhelpon por tiu striko gvidata en plena solidaro.

En Novogradek (Orienta Polio) rapidjuĝejo mortkondamnis 4 personojn akuzitajn pro bruligoj, sabot-agoj, mortigoj ktp.

En Varsovio la 11-an de julio okazis manifestacio kunvokita de 100 unuiĝoj (plejparte registaraj) kontraŭ Germanio k por defendo de la „pola koridoro“. La manifestaciantoj rezoluciis, ke „ĉiun manon etendiĝantan al sankta pola tero ni rompos“. Ĝenerale oni povas rimarki en Polio sekve de la Hitler- k Papen-reĝimo maltrankviliĝon, kiun scias bone eluzi niaj militismemaj rondoj. La germana reakcio servas aktive al la pola reakcio.

Kontraŭagado kontraŭ faŝismo en la vilaĝoj.

Pri „Orient-Galicia kamparana ribelo“ oni povis legi jam kelkajn liniojn en „S-ulo“ n-o 392. En la koncernaj teritorioj depost ioma tempo la administracio laŭ iniciato de faŝist-registaraj gvidantoj volis devigi la vilaĝanojn partopreni en tielnomata „Festo de laboro“. Ĉi tiu originala invento de niaj faŝistoj havas nenion komunan kun ia ajn festo. Simple oni devigas la tutan loĝantaron ĉesigi siajn hejmajn laborojn k partopreni senpage en publikaj laboroj (riparado de vojoj, digoj, ktp.). Kompreneble, ke la vilaĝanoj tre nevolonte partoprenas tiun entreprenon, k en la distrikto de Lisk laŭdire vilaĝanoj ekkomprenis la signifon de tiu „festo“ kiel revenon al servuto. Tial komenciĝis tie sangaj interbataloj kun policanoj. La tuta distrikto estis invadata de policaj trupoj k la vilaĝanoj forkuris montaron k tie kaŝiĝis. Kelkfoje ili aperis armitaj, k okazis bataloj. La gravon de la okazintaĵoj montras la fakto, ke la tutan polican agadon surloke gvidis direktoro de l’polica departemento en la enlanda ministerio Hanke-Novak, kiu speciale alveturis el Varsovio. Sekvis amasaj arestoj. Kelkaj vilaĝanaj taĉmentoj forrifuĝis en la montarojn proksime de la ĉeĥoslovakia landlimo.

Disvolviĝo de l’vilaĝana partio.

Post unuiĝo de tri antaŭe ekzistintaj vilaĝanaj partioj en unu Popolan Partion, ĉi tiu komencis forte organizi la vilaĝaron. La granda mizero reganta inter la kamparanoj k treega malkontento pri la nunaj kondiĉoj helpas multe en tiu agado. La amaskunvenoj kunvokataj de l’Popola Partio (pole: Stronnictwo Ludowe) estas laŭ poliaj kondiĉoj imponaj. Laŭ diroj de l’gvidanto de tiu partio Vitos, li dum sia tuta vivo neniam vidis tian grandegan ekinteresiĝon de l’amasoj. En kunvenego de Limanova (Galicio) partoprenis 1800 ĉevalrajdantoj (tielnomata „Canderja“) k 32 mil homoj. La polico ĉiuforte malhelpas, sed tio jam ne havas grandan signifon. Dum unu el tiuj amaskunvenoj en vilaĝo Zapanov okazis batalo kontraŭ la policanoj, dum kiu estis mortigataj 5 kamparanoj k multaj vundataj.

Socialista Gazet-Informejo Esperantista. (Varsovio.)

[REKLAMO p.13] Por ke „LA NOVA EPOKO“ pluvivu — 17775 K-do Poupa — fr. fr. 20.—

DISKUTEJO:

El aŭstria vidpunkto.

La ĉi suba artikolo venigos sendube multajn respondojn k eĉ ĝustigojn pri la faktaj eraroj, kiujn ĝi entenas. Ni tamen jam hodiaŭ volas fari denovan rimarkigon, nome, ke ĝenerale K-doj estas tre malbone informataj pri la stato k organizprincipoj de la laboristaj movadoj en diversaj landoj, krom la propra. Nia gazeto povus multe helpi al tiu informado, se kunlaborantoj konsentus priskribi objektive la staton k organizmanieron en sia propra lando. Ekzistas tre grandaj diferencoj inter la diverslandaj laboristaj movadoj. Por citi nur unu ekzemplon, ni diru, ke en Belgio k Francio la laboristaj movadoj havas tute malsaman karakteron k ne estas kompareblaj. Ĉu finfine troviĝos en la lab. esp. movado K-doj kapablaj k emaj … utiligi espon? Nia sennacieca lingvo ne povas k sekve ne devas esti politika agitecilo. Tion ni ne laciĝos ripeti. — E. L.

En „S-ulo“ n-o 389 aperis artikolo: El Danio. La unua frazo de tiu artikolo asertas, ke „Marks avertis kontraŭ interligo de l’sindikatoj kun politika movado.“ Bonvolu, K-do Nilsen, precize citi, kie k kion skribis Marks tiurilate? Se mi ne eraras, Marks skribis, ke „ĉiu klasbatalo estas politika batalado.“ Sindikata movado k politika movado estas partoj, — diversaj partoj de la sama nedisdividebla proletara klasbatalo.

Ĉiuokaze eraras, kiu tiujn partojn kontraŭstarigas, unu kontraŭ la alia. Ni povas, eĉ devas kritiki la unuopajn politikajn partiojn en la diversaj landoj. Ni kritikas k juĝas la unuopajn partigvidantojn laŭ tio, kiel ili kondutas; kiel ili klarigas k mem aplikas la marksismon en la ĉiutaga praktika klasbatalo. Se politika partio, laŭ nia opinio, ne bone, ne ĝuste funkcias, ni klopodu plibonigi, pliĝuste direkti ĝin. Sed apartigi la politikan k sindikatan movadojn, kiel K-do Nilsen tion esprimas, — tion mi ne povas aprobi. Sindikatistoj nomiĝas tiuj, kiuj nenion volas aŭdi, scii pri politiko. Sindikatistoj estas tre malbonaj, eĉ malsaĝaj sindikatanoj. La laboristaro, unuigita en la sindikata movado, klopodas plibonigi la salajrojn. Sed ni volas ĉesigi la salajrosistemon. Pro tio ankaŭ la politika batalo estas bezonata. Kapitalistoj, mastroj elpensis k intencas efektivigi la t.n. „Kunagantajn Prof. Unuiĝojn“. Klaskonscia proleto, celkonscia sindikatano nur ridetas pri tio.

Se vi ne estas klaskonscia ano de iu celkonscie batalanta sindikatorganizo, se vi estas nur simpla inteligenta homo: ĉu vi povas imagi, ke homoj okupitaj en la sama profesio, sed apartenantaj al kontraŭstarantaj sociaj klasoj, ke laboristo k mastro povas kune vivi en la sama organizo, ke ili povas havi komunajn interesojn? Tion volas kredigi la Kunagantaj Prof. Unuiĝoj!

Mi ne konas la cirkonstancojn en Danio. Tie eble troviĝas proletoj, kiujn oni sukcesis logi en tiujn fiorganizojn. Ĉe ni tiaj ne ekzistas. — La proletara klasbatalo en la sindikata movado nuntempe ne povas akiri favorajn rezultojn. Tiun bedaŭrindan fakton kaŭzas la ekonomia krizo, k ne tiu cirkonstanco, ke dum la evoluo la politika partio fariĝis potenca faktoro en la socia vivo. Dum la evoluo de la socia organismo ŝanĝiĝas la fortorilatoj, estiĝas novaj situacioj. Nova situacio postulas novan taktikon en la gvidado de la sindikatoj. Oni povas kritiki, eble ŝanĝi la taktikon, sed la sindikatoj devas resti klasbatalaj organizoj.

La definitivan venkon la proletaro nur tiam povos akiri, se ĝi sukcesis fariĝi ekonomia potenco. Tia ekonomia evoluo neniam estus ebla, sen politika potenco. Ĝuste gvidata politika movado akiras la politikan potencon. Nur poste, en la freŝa aero de la vera, nefalsita libero, povas sekvi la ekonomia evoluo k dum tiu evoluo la definitiva, nun prokrastita, tamen neevitebla venko de la laborista klaso. 17 418, Vieno.

MI VOLAS SCII . . .

  1. La veron pri t. n. libera amo en Sovetio, ĉar niaj burĝaj gazetoj akcentas, ke pri la infanoj de disigitaj gepatroj ne estas zorgata.

  2. Ĉu oni el iu ajn lando povas veni tien k ricevi laboron? 9135.

Malmultaj pensas pri tio, ke inter la organizoj uzantaj esperanton troviĝas ankaŭ la Internacia Labor-Oficejo (Ligo de Nacioj), Genevo. Ĉi tiu institucio povas liveri al vi — k ĝi eĉ estas kare pagata por tiu tasko! — ĉiuspecajn informojn pri laborkondiĉoj ktp. Sekve oni bonuzu ĝiajn servojn; skribante al ĝi en esperanto, oni propagandas samtempe por nia afero.

— página 14 —

TRA ESPERANTIO

Ĉe la Laboristaj Esperanto-Asocioj.

La aktiviĝo de LEA en Norda Ameriko

Norda Ameriko estas tre kruda k ĝenerale malfavora teritorio por la rapida disvolviĝo de la laborista esp. movado. Ĉi tie, kiel ĉiu lab. movado kultura, same ankaŭ la lab. esp. movado estas importita de enmigrantoj. Tiu kampo tamen ne estis tiel favora, ĉar la enmigrintoj havas la ĉefan zorgon dum multaj jaroj ellerni la anglan lingvon. Ke la lab. esp. movado en N. A. tiel hontinde postrestadis for de tiu en eŭropaj landoj, pri tio kompreneble estas ankaŭ aliaj kaŭzoj, similaj al tiuj en Eŭropo, antagonismo, indiferento pri esp-o. Kaj se ni volas esti tute sinceraj, — la nuna mizera stato de la lab. esp. movado en N. A. estas kaŭzita de la kompleta malunueco de la N. A.-a lab. esp-istaro.

„En unuiĝo estas forto“, estas la plej granda vero nekontestebla, k jam de 1—2 jaroj kelkaj provoj okazis por organizi tutlandskale la N. A-an lab. esp-istaron, sed la respondoj al la alvokoj estis tute ne kuraĝigaj por plua agado. Tre strange, ke eĉ kelkaj malnovaj spertuloj, SAT-anoj, konsideris la fondon de LEA ne ankoraŭ aktuala, k kelkaj aliaj spertuloj elmontris nur malintereson.

En multaj grandaj urboj ĝis antaŭ ne longe neniu laborista esp-isto loĝis. Ŝajnis esti nesolvebla dilemo por ni, kiel enplanti esp-on en tiuj urboj. Estis nur unu rimedo: Koresponda Kurso. Bedaŭrinde nur SAT-ano 29 provis aranĝi korespondan kurson laŭ alvoko en lab. gazetoj. Dank’ al tiu koresponda kurso esp-o enradikiĝis en multaj urboj de Usono, Kanado, Kubo. Sekve en kelkaj lokoj eĉ grupetoj formiĝis, k estas formiĝontaj. En Detroit tuta grupo da rumandevenaj laboristoj finis korespondan kurson laŭ speciale ellaborita sistemo. Tiu kurso, kiun iuj Gek-doj ĉi tie konsideris kiel bagatelan entreprenon, pruviĝis esti bonega disvolvilo de esp. movado (ni treege rekomendas al Sud-Amerikaj, Aŭstraliaj Gek-doj provi komenci korespondan kurson. Petu informon pri niaj sistemo k spertoj). La fina rezulto estas, ke nun en multaj urboj ni havas kelkajn fervoregajn pionirojn de nia movado. En Nov-Jorko formiĝis C.O.K. (Centra Organiza Komitato) kun sekr. SAT-ano 29 por organizi LEA en N. A. Konstanta kontakto kun ĉiuj grupetoj, grupoj, individuoj estas establita. Entuziasmo de niaj pioniroj en ĉiuj lokoj estas garantio por sukceso. Ankaŭ la iamaj skeptikuloj esprimis emon por kunlabori. Kompreneble, nia LEA komence travivas sian „infanaĝan malsanon“: financa malpovo aranĝi pli grandskalan propagandon. Granda senlaboreco neniam ĝis nun spertita en Usono malebligas al ni eldoni regulan LEA-Bultenon. Niaj gemembroj ne povas aĉeti esp-an literaturon, nek aboni esp-an gazeton, k multaj el niaj varbitoj ne povas aĉeti eĉ lernolibrojn. Tamen dank’ al la penado de nia Nov-Jorka grupo ni eldonis ĉ. 10 000 flugfoliojn presitajn, k ni distribuigis multajn. New-York-City estas jam malnova nesto de la N.A.-a. lab. esp. movado, sed en la novaj lokoj niaj kunlaborantoj serioze penadas por krei pli fortan lab. esp. grupon. Ni ne povas ne mencii tiujn K-dojn, kies merito estas ĉiam memorinda pro ilia insista aktiveco por krei grupojn el nenio, en Montreal: K-doj Reingruber k Lazurka, en Toronto: K-do Gumbinger, en Ĉikago: K-doj Guderna k Vajner, en Cleveland: K-do Faltus, en Detroit: K-doj Tate, Ferene k Weil, k.a.

Ekde aŭtuno laŭ jam preta plano nia LEA funkcios ĉie, kie ni havas k havos grupon aŭ reprezentanton. La enmigrinta proleto en Ameriko estas alproksimiĝebla plej ofte nur per sia gepatra lingvo. Ĝis nun ni sukcese povis tuŝi precipe la hungaran, rumanan, kroatan, germanan, ukrainan, slovakan k.a. kampojn lingvajn krom la angla. Kelkajn aliajn kampojn ni nur malfacilege povas tuŝi, ĉar en tiuj lingvaj kampoj ni tute ne havas pionirojn. Tamen ni volas esti pretaj k provizos nian libro-fakon per kvanto da lernolibroj en ĉiuj naciaj lingvoj. La ĝisnuna manko de propaganda materialo k de lernolibroj ankaŭ estis serioza malhelpo al nia progreso. Por doni ekzemplon ni citas Montrealan aferon. Informo venis al nia Centro, ke en Montreal 30 ukrainaj gelaboristoj sub gvidado de K-do Reingruber formis klason. La angla scio de la ukrainoj estis treege limigita, k same K-do R. nenion sciis ukraine. La por kurso uzata PETRO ne sufiĉis, k oni postulis esp. lernolibron en ukraina lingvo. „Sendu tuj esp. lernolibrojn por ukrainoj“ oni postulis de ni. Ni ne havis ilin, skribis tuj al Moskvo, Kiev, Leningrad, Ĥarkov, Berlin; k fine post 3—4 monatoj alvenis 20 lernolibroj el Ĥarkov… sed jam tre malfrue. El aliaj lokoj oni eĉ ne respondis al nia mendo, kvankam ni promesis TUJAN pagon. La klaso de la ukrainoj preskaŭ tute disfalis, antaŭ ol la necesaj libroj alvenis. Preskaŭ la samo okazis al nia slovaka klaso en Ĉikago. En N. A. vivas milionoj da homoj el preskaŭ ĉiuj eŭropaj landoj. Tial ni deziras esti en kontakto kun ĉiu alilanda lab. esp. organizo; ni devas scii, kiujn lernolibrojn oni uzas por laboristoj. Ni volas provizi nian librofakon per ĉiuj lerna, propaganda k gazeta eldonaĵoj de la alilandaj fratsocietoj. Ni alvokas ankaŭ tiujn N.A.-ajn Gek-dojn, kiuj ĝis nun estis hezitemaj por aliĝi al nia LEA-NA. Kiu ne ankoraŭ ricevis ian informon de nia LEA-NA centro pri la fondiĝo, petu sciigon, k ni sendos kompletan informon, aliĝilon k provizoran regularon.

Adreso: LABORISTA ESPERANTO ASOCIO de NORDA AMERIKO P.O. Box: 101, STATION „K“. NEW YORK CITY, USONO. SAT 29.

Komuniko de la Nederlanda LEA

Sekr. Mercatorstraat 133 AMSTERDAM.-W

Montriĝis, ke lastatempe la Federacio de laboristaj Esperantistoj en la regiono de la Nederlanda lingvo progresas. Antaŭ nelonge ĝi enskribis sian 2000an membron.

Por la unua de majo ĝi eldonis specialan, por tiu okazo pligrandigitan n-on de Laborista Esperantisto, kiu enhavis poresp-ajn artikolojn de diversaj gvidantoj el la laborista movado nederlanda.

Ni sukcese petis subtenan membrecon de diversaj sindikatoj k inter ili estas la N. V. V., kiu estas la ligo por la nederlandaj sindikatoj.

En kunlaboro kun la aliaj Ned. esp. organizoj estis eldonata ned-lingva broŝuro „Esperanto en la lernejon“ k nia Federacio sukcesis vendi 2500 ekzemplerojn en 4 semajnoj.

Antaŭ nelonge aperis holanda traduko de la broŝuro de K-do Lanti „La Laborista Esperantismo“, kiun tradukis K-doj Faŭlhaber k de Bruin. La unua eldonkvanto estas 3000 k ĝi kostas 0,17½ gld., estas 40-paĝa k enhavas tutpaĝan anoncon por SAT.

Nia unua radio-kurso poresp-a, en kiu partoprenis 650 gelernantoj, finiĝis, k la necesaj preparoj por la nova kurso jam estas faritaj.

La Federacio baldaŭ aperigos lernolibron, ĉar ĝis nun mankas en la nederlanda esp. libraro laborist-tendenca esp. lernolibro k ne laste pro tio, ke la nederlandaj librejoj rifuzis liveri al nia Libro-Servo lernolibrojn kun la kutima rabato.

Ĝi ankaŭ eldonas skriban kurson, sub la gvidado de K-do Faŭlhaber, por kursgvidantoj, ĉar nun jam montriĝis, ke al ni mankas sufiĉa nombro da ili k ni atendos pli grandan nombron da lernantoj en la venonta vintro. Ĝi enhavas ĉion, kion kursgvidanto bezonas scii. W. P.

— página 15 —

EN NIA MOVADO

KRONIKO

Francio. Lyon. Por la memorfesto de l’ 20-jara fondiĝo de la loka lab. esp. grupo (3. VI.) K-doj k grupoj el multaj landoj alsendis salutleterojn kun bondeziroj. Multnombra ĉeestantaro plenigis la laborborsan salonegon. K-do Ru (Roux) paroladis, vive aplaŭdate, pri la laboro farita dum 20 jaroj de la vivkapabla k agema grupo. — Germanio. La 17. julio okazis la dua renkontiĝo ĉi-jara de SAT- k SEA-K-doj el la Rejn-Majn-regiono en naturamika domo apud Wildsachsen (Taunus). Partoprenis sveda infangrupo kun gvidantaj Gek-doj Karlson el Stokholmo (kiuj dum 14 tagoj estis gastoj de la fervojista esp. grupo Frankfurt-Nied). La vizito estis bona pro samtempa naturamika festo k ni povis propagandi per publikaj prezentoj. Frankfurtaj k svedaj infanoj kantis komune esp-lingve. K-do Karlson vekis per sia parolado intereson ĉe naturamikoj k esp-istoj. En aparta SAT-kunsido oni priparolis la proponojn por la Ŝtutg. kongreso, precipe projekton pri pli intima interligo de SAT kun LEA-organizoj sen gravaj struktur-ŝanĝoj. (Bös, 308). — Wiesbaden. Niaj SEA-grupo k SAT-anoj havis la feliĉon ricevi viziton de sveda infangrupo, kies anoj estis kiel gastoj en Frankfurto. Al ili tre plaĉis la mondfama ban- k ĝardenurbo, k ili certe ne forgesos la horojn ĉi tie travivitajn. La grupo nun aranĝos varbvesperon finseptembre kun ekspozicio, por kiu materialo ankoraŭ estas bezonata. — Post la SAT-Kongr. vizitis nin 32 Gek-doj el Holando, hejmenveturantaj per aŭtobuso. Kun granda ĝojo ni pensinterŝanĝis kun ili. Ni SAT- k SEA-anoj ankaŭ vizitis la internacian esp. kunvenon en Heidelberg. — Th. Dorn.

EKSTER NIA MOVADO

La 24-a Universala Esp.-Kongreso en Parizo (31. 7.—5. 8.) estis sufiĉe grava sukceso por la neŭtralaj esperantistoj. Ĉeestis pli ol 1500 personoj. Honorprezidis la malferman kunvenon reprezentanto de la prezidanto de la franca respubliko; efektive prezidis la eksprezidanto de la Pariza Komerca Ĉambro. Ĉe stacidomoj Parizaj oni vidis esp-lingvajn atentigilojn. La prezento de l’teatraĵo „Knock“ de Julio Romen (Romains) en esp-o, kiun ĉeestis la konata aŭtoro mem, rikoltis grandan aplaŭdon.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

De „Ekrelo“, Leipzig:

M. Ljubin: Ruĝa Aŭroro. 2-a eldono. 32 pĝ. Form. 10,5 × 14. Prezo: 0.25 mk.g.

Disvendo de l’unua eldono pruvas, ke estas ŝatataj tiuj originalaj versoj dediĉitaj al la viktimoj de l’klasbatalo. Ljubin havas poetan talenton, kiun li metas en la servon de la proletaro.

J. Flamo: La Maja Festo, Rakontoj. 46 pg. Form. 10 × 14. Prezo: 0.20 mk.g.

La literatura valoro de tiuj rakontoj plenaj de batalkrioj k revoluciaj signaldiroj estas preskaŭ nula. Stilo k lingvo montras seriozajn mankojn. Pri la uzo de „igi“ k iĝi“ la aŭtoro ofte eraras, same kiel pri kelkaj aliaj gramatikaj formoj.

S. Bezborodov: Pro kio Johann Liebhardt estis premiita je ordeno de Lenin. Elrusigis F. Robiĉek. 32 pĝ. Form. 12 × 16,5. Prezo: 0.45 mk.g.

Longa titolo por tiu mallonga rakonto, per kiu ni konatiĝas kun germano, kiu laboras kiel specialisto en la karbobaseno sovetia k kies plej alta aspiro estas fariĝi membro de la sovetia kompartio. Kalinin fine premias lin per ordeno de Lenin k krome li ricevas monpremion sufiĉe atentindan.

Rampo Edogaŭa: Ora Masko. Trad. J. Ŝimomura. Eld. Japana Esperanto-Asocio, Tokio. 1931. — 110 pĝ. Form. 12,5 × 18. Bindita. Prezo ne indikita.

Bele prezentita kun plaĉa bindaĵo estas tiu ĉi unua volumo de duvoluma detektivromano. Kiu ŝatas tiun specon de nervotiklaj legaĵoj, trovos sendube kontentigon, k lia sensaciemo igos nur bedaŭri lin, ke ne ankoraŭ eldoniĝis la dua parto. Konscia laboristo vane serĉas en tia „distra“ legaĵo ian socian fundon. N. B.

Universala Esperanto-Asocio: La Servaro. 1932. UEA, 1, Tour de l’ Ile, Genéve, Svisio. 96 pĝ. Form. 11×16. Prezo ne indikita.

Libreto, kiu propagandas por la servaro de UEA k informas pri multaj detaloj el la tuta esp. movado, ĉefe de reklama, komerca vidpunkto. Ankaŭ pri „S-ulo“ troviĝas reklamo; same enestas la katalogo de la SAT-libraro.

[REKLAMO p.15] La Memoron PLIFORTIGAS k PERFEKTIGAS laŭ metodo trifoje premiita de la Pariza Akademio Prof. de mnemoniko D. FAJNŜTEJN-VILNO, Zawalna 15 (Pollando). Dank’ al mia metodo, bazita sur leĝoj de psikologio, fiziologio, logiko k pedagogio, la MEMORO restariĝas ĉe tiuj personoj, kiuj ĝin perdis, pliboniĝas ĉe tiuj, kiuj havas malbonan k perfektiĝas ĉe tiuj, kiuj havas bonan; samtempe fortiĝas la DISTRECO k maldiligento, fortiĝas la VOLO k pliboniĝas ĉiuj psikaj kapabloj ĉe personoj ĉiuaĝaj. Postulu senpage prospektojn de la memorfortiga kurso en esperanto.

MEMORNOTO

Represis el „S-ulo“:

L’Etincelle, Bruselo, n-o 10, lerneja batalo en Hol.; De Vrije Socialist, Zandvoort, 3. 7., El Latvio.

Pri la SAT-Kongreso raportis:

Volksztg., Innsbruck, 16. 7.; Münchener Post, 26. 7.; Schwäb. Tagwacht, Stuttg., 6.—11. aŭg. (ĉiutage), Arb. Tribüne, Stuttg., aŭg.; Der Funke, Berlin, 6. 8., 1. 9.

*

Suomen Socialdemokraatti, Helsinki, 26. 6., enhavis grandan rubr. en esp-o (eĉ la lastajn novaĵojn en esp-o), okaze de la junsocialista kunveno.

KORESPONDADO

Unu enpreso, simpla triljnia anonceto kostas 0,60 mk. g., ĉiu plia linio 0,50 mk. g. — Grandaj anoncoj kun kadro: po kv. cm. kostas 0,20 mk. g.

BRITIO

Adresŝanĝo. — K-do Horace Walker (6255), loĝas nun: 10 Miles Hill Crescent, Chapel-Allerton, Leeds.

FRANCIO

K-do Aloyse Knaub, 18, rue des Orfèvres, Graffenstaden, Bas-Rhin 25 j., meĥanik., kôl, pri ĉ t. Resp. garant.

Proleta grupo „Paco k Frateco“ organizos je 24/25. sept. dank’ al la socialista urbestraro esp. Ekspozicion en „Salle de la Justice de Paix“, Place de la Mairie, Drancy. Pri antaŭ-informado skribu al K-do R. Melo, 30, rue Chemin Vert, Drancy.

GERMANIO

Ekspozician materialon por varbvespero okazonta finseptembre elpetas SEA-grupo Wiesbaden, adr.: Theod. Dorn, Jahnstr. 24, Wiesbaden. Rekompence ni sendos esp-lingvan gvidilon tra Wiesbaden.

K-do Erich Scherf, Demmeringstr. 17/II. m., Leipzig, W 33, kun Gek-doj el ĉl., pri ĉ. temoj.

20 gelernantoj (13-jaraj) serĉas individuan koresp-adon kôl, pri div. temoj. Skribu al: K-do B. Mosebach, instruisto, Kirchstr. 13, Riesa-Gröba a. E.

K-do F. Ehret, Oberer Graben 11, Münchberg (Obfr.), dez. vigle koresp. pri seriozaj temoj.

Korespondantoj serĉataj! — Ĉiu 50-a homo el 5000 jam parolas esperanton. Skribu tuj al: K-do Maks Reichelt, Friedland, Bez. Breslau.

Esp. Rondo dez. kolektivan koresp-adon kôl, pri ĉ. temoj. Adr.: E. Dietrich, Dippstr. 18, Rohna/Sa.

K-do Walter Türpe, Plantagenstr. 46, Göppersdorf/Sa., kun Gek-doj, PK, PM, fotoj esp. gaz.

KANADO

K-do John Gronberg, 184 Spadina Ave., Toronto, Ont., koresp. pri radio-teknikaĵoj kun radioamatoroj.

NEDERLANDO

Miaj 10 gelernantoj dez. koresp. kun Gekdoj el ĉ. l., pri ĉ. temoj. Adr.: S. Otsen, Barentszstr. 71/I, Amsterdam, C.

K-dino J. Hartskeerl, Corstenstr. 44, k K-do F. Strating, Varenbeokerweg 9, Heerlen, koresp. kun sovetiaj k. a. Gek-doj, L, PK.

Holanda esp-isto (22 j.) dez. trapasi ĉ. 2 monatojn en Anglio. Rekompence li volas gastigi anglan K-don dum sama tempo. Sendu resp. al: K-do J. v. Zuylen, Fred. Hendrikplantsoen 42, Amsterdam (W).

POLIO

5 lab. esp-istoj serĉas gekoresp-antojn el ĉl. Resp. garant. Skribu al: K-do Talentowski minejo „Juljus“, Kazimierz ap. Strzemieszyce.

PORTUGALIO

K-do Raul dos Santos, R. das Amoreiras 138, porta 6 r/e, D., Lisbono, kôl. Gek-doj, pri ĉ. temoj, L, PI.

K-do Pires de Matos, Agostinho, R. das Amoreiras 167, 3-o, D. Lisbono, kun eksterl. Gek-doj, L, PI.

K-do Mario Raposo, Beco do Funileiro, 9, Lisbono, kôl. Gek-doj pri klasbatalo, L, PK, PM. Resp. garantiata.

Ekspozicio

Por aranĝota Esperanto-ekspozicio mi kolektas materialon k petas ĉiulandajn Gekamaradojn pri bonvola alsendo. Nils Svensson, Österlanggatan 106 Boras (Svedio)

[REKLAMO p.15] 6700 Esperanto-instruistoj! POR VIAJ INTERESOJ aperas Internacia Pedagogia Revuo jam en la 10-a jaro (1922—26 sub la titolo „Novaj Tempoj“, depost 1927 sub la nuna nomo) servas al la internacia instruistaro kiel informejo, diskutejo k lingva perfektigilo por la esp.-instruisto k kiel propagandilo inter la neesp-ista instruistaro. Tutjara abono: 1 usona dolaro, duonjara provabono: .0,5 dol. Specimenan numeron kontraŭ 2 respondkuponoj ĉe la Administracio: K. Hofmann, Felgenhauerstr. 63, RIESA/Elbe, Germanujo. Poŝtĉeka konto: Dresden n-o 26 379.

ENHAVO

paĝo
Antaŭen 229
En okazo de nova mondmilito 230
Polio en la krizo 230/236
Protokolaro 231—235
Tra Esperantio 237

Presejo Oscar Wettig, Gelnhausen (Germanio)

N.º 394, 22 de septiembre de 1932

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

8-a JARO, N-o 394 — LEIPZIG, 22. / 9. 1932

[BILDO p.1 | 33,4,68,12] Ruĝa kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» antaŭ duonglobo kun la kontinentoj.

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

APERAS dusemajne | REDAKTEJO: 14, av. de Corbéra, Paris 12e. – GVIDANTO: E. Lanti. – SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. – ADMINISTREJO: R. Lehner, Kolmstr. 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS dusemajne

Sub la pugno de Musolini

La kampara proletaro.

Dek jarojn la faŝismo nun regas en Italio. Kion alportis por la proletaro ĝia regpotenco?

Tuj post konkero de l’ŝtata potenco la itala faŝismo nuligis la kolektivajn laborkontraktojn de la laboristoj. Ĝi detruis ĉiujn sociajn instituciojn k prem-malaltigis la salajrojn de l’kamplaboristoj ĝis sub la duono de l’antaŭfaŝista nivelo.

La senlaboreco de l’kampara proletaro sumiĝis laŭ oficialaj informoj en la jaro 1922 je 10 pocentoj. Ĝis hodiaŭ, ĝi plialtiĝis ĝis 50 pocentoj! Neniu kamplaboristo ricevas ian ajn publikan subtenon.

*

Tre disvastigita estas en Italio la terkultura entreprena sistemo de l’duonfarmado. La duonfarmistoj nun fartas preskaŭ eĉ pli malbone ol la kamplaboristoj. Same kiel nun la germana, tiel ankaŭ la itala „Gvidanto» iam proklamis: La tero al la terkulturistoj! Same kiel nun Hitler, tiel tiam Musolini estis apogata de la nobela grandbienularo, de la monavida grandburĝaro k la salajrataj batal-taĉmentoj. Tuj kiam la faŝismo perforte estis konkerinta la ŝtatan potencon, la socialdemokrata k la katolika organizoj de l’kamplaboristoj estis perforte likviditaj; ĉiu el ili havis membraron de ĉ. 1 miliono. Post persista luktado ili nome batalakiris la rajton, ke la malbone kulturita tero de grandbienuloj k ekleziaj institucioj povis esti kulturata de la kamplaboristoj k etbienuloj mem. (Reĝa dekreto el la jaro 1919.) Tiel sole en Sicilio tiam estis koloniigitaj de etbienuloj k kamplaboristoj 39 000 hektaroj da tero. La 11. 1. 1923 Musolini nuligis la dekreton de 1919 k forpelis la terkulturistojn el la penige laborakirita terpeco. Kaj per la dekreto de 8. 6. 1924 eĉ la komunuma terproprajô estis donata al la grandbienuloj. Per tio la iamaj farmistoj de l’komunumoj fariĝis duonfarmistoj de l’novaj terposedantoj, kiuj traktis ilin laŭ sia bontrovo. La duonfarmistoj estas salajrataj per naturaĵoj. Teorie ili ricevas la duonon de l’produktoj. Fakte iliaj salajroj ne prezentas 50 pocentojn de l’rikolto; ĉar ne la posedantoj de l’grandbienegoj, sed ili mem devas pagi la impostojn postulatajn el la rikoltaĵo. Facile oni ekkonas, ke la faŝismo havas specialan motivon postulante la iom post ioman disvolvadon de l’terkulturo super tuta Italio laŭ formo de duonfarmado. Tion postulis la faŝista ministro por terkulturaj aferoj en oficiala deklaro: „La salajrata laboro sur la kamparo iom post iom devas esti forigata. Ĉar tia laboro postulas la limigon laŭ difinita labortempo k salajradon per kontanta mono. Sed ĉe la duonfarmisto la labortago ne havas difinitajn limojn; krome li plejparte devigas sian tutan familion kunlabori sen aparta rekompenco. Li portas la riskon de favoraj aŭ malfavoraj rikoltoj k tiun de variantaj prezoj. Katenita al sia terpeco, li fariĝas la obeema instrumento de l’terposedanto.»

*

Por la ŝtata deviga asekuro kontraŭ senlaboreco, instalita en la jaro 1919, la kamplaboristoj kolektis per kotizoj pli ol unu miliardon da liroj. El tiu mono apenaŭ triono refluis en iliajn proprajn poŝojn. Ĉar

el tiu kapitalo la faŝistoj prenis centojn k centojn da milionoj, per kiuj ili subvenciis la grandindustrion k kiujn ili elspezis por terplibonigaj laboroj.

La plibonigitaj kampoj hodiaŭ kuŝas nekulturitaj, ĉar la registaro jam delonge ne plu havas la bezonatan monon, ĉar la kasoj de laboristaj organizoj intertempe estas tute elrabitaj k ĉar la kapitalistoj ne volas riski sian monon por tiaj entreprenoj sole alcelantaj reklamajn efikojn. Tute superflue estas diri, ke kamplaboristoj k etfarmistoj kompreneble havas ankoraŭ pli malmulte da mono aŭ aliaj ebloj por kulturadi tiun areon. La faŝistema en- k eksterlanda gazetaro ja malmodeste laŭdas tiujn ter-plibonigajn laborojn kiel pruvon por la grandiozo de l’reganta faŝismo. Sed la plej granda parto de tiuj laboroj jam de longe ĉesis. Nur la grandiozaj skandaloj k la senlima korupto, kiuj akompanis la disdonon de la laboroj k mendoj al la unuopaj grand-entreprenistoj, ankoraŭ disvastiĝas pli k pli. Eĉ la faŝisma gazetaro mem devas tion konfesi.

La vojaĝanto, kiu nun venas al Italio por admiri ties belaĵojn, plejparte rimarkas nenion pri la kruela mizero k timo sur la kamparo. Nur malofte iu konstatas, ke la iamaj popolkantoj de l’kampuloj ne plu estas kantataj, ke estingiĝis la serena vivĝojo, kiu antaŭe estis tiom karakteriza por la itala kampulo. Tiun „trankvilon k ordon», kiun laŭdire la faŝisma reĝimo kreis en Italio, li opinias videbla esprimo de l’efika [?] agado de Musolini. Nur malmultaj scias, ke ĉi tiu tombosimila trankvilo estas nenio alia ol la ekstera signo de nekomparebla [?] ekonomia k morala premo, kiu pezas hodiaŭ sur la itala kamparanaro.

Musolini en nombroj.

Laŭ la oficialaj informoj de l’Internacia Labor-Oficejo en Ĝenevo, la aĉetpovo de l’salajroj de la italaj laboristoj estas la plej malgrandega en tuta Eŭropo. Se oni fiksas la meznombron pri la aĉetpovo de l’britiaj salajroj per 100, la aĉetpovo de l’salajroj estas jena: en Germanio 70%, en Polio

— página 2 —

240 — SENNACIULO

61%, en Jugoslavio 45% k en Italio 39%!

Kalkulita laŭ la sama valuto, la subteno por senlaborulo sumiĝas (meznombre por tago) en la diversaj landoj jene:

Britio 19 liroj, Francio 12 liroj, Germanio 13 liroj (antaŭ la lastaj reduktoj), Italio 4 liroj. (1 liro = 0.05 dolaro.)

Sed tiun ridinde malaltan sumon la itala senlaborulo ricevas nur por la maksimuma daŭro de 3 monatoj. 1 050 000 da senlaboruloj konsentas eĉ la oficialaj italaj informoj. Sed el tiuj nur 200 000 ĝuas la subtenon.

Por la „Atak-taĉmentoj» de l’italaj faŝistoj, la Milicia Nationale, la itala popolo, jam sen tio terure prirabita, devas pagi imposton ĉiutagan de 1,4 miliono da liroj. La 100 000 faŝistaj sekret-policistoj kun sia tuta aparato kostas ĉiun tagon 2,2 milionojn da liroj!

En la dua duonjaro de 1931 antaŭ italaj juĝejoj estis traktitaj ne malpli ol 51 politikaj procesoj, en kiuj 427 akuzitoj estis kondamnitaj al sume 1890 jaroj da pundomo.

La faŝista special-juĝejo sola verdiktis dum la relative mallonga tempo de sia ekzisto — de 1926 — 11 kondamnojn al morto, 35 al dumviva pundomo k pli ol 2000 al pundomo de kvin ĝis tridek jaroj.

Ankaŭ jena komparo tre bone respegulas la krimecon de l’faŝista Italio. En la respublikana Prusio kun 38 000 000 da loĝantoj, en la jaro 1931 30 000 homoj pasigis siajn punojn en malliberejoj k pundomoj. (En la monarkio Prusio ekzistis en la jaro 1913 53 700 malliberigitoj.) Sed en la italaj malliberejoj, laŭ oficiala statistiko de l’itala ministerio por juĝaferoj, troviĝis en la jaro 1931 sume 134 000 personoj. Italio havas 42 000 000 da loĝantoj. Sed en tiu statistiko eĉ ne estas entenataj la politikaj malliberigitoj; ilian nombron oni taksas je 200 000.

La lukto de l’itala popolo.

Malgraŭ la ekonomia k politika teroro, la popolo en elementaj ribeloj ekkomencas sovaĝan kontraŭbatalon.

En Bagnolo (provinco Reggio Emilia), proks. 250 laboristoj atakis la faŝistan parti-oficejon k ruinigis ĝin komplete. La bildoj de Musolini estis disŝiritaj k en ties loko estis skribitaj devizoj kiel „Pereu la faŝismo!», „La socialismo vivas!»

Gravaj interpuŝiĝoj okazis en Karara inter laboristoj, militistaro k faŝista milico. Kiel konate, en Italio striko estas severe punata. Tamen la laboristoj de l’ŝtonrompejoj ekstrikis pro 20-elcenta salajro-redukto. Faŝista milico k militistaro alvenis por devigi kun la armiloj en la manoj la laboristojn, denove labori. Kiam la kuraĝaj kontraŭfaŝistoj ne cedis eĉ al la armita potenco, la milico ekpafis k grave vundis multajn el la senarmuloj. Okazis pli ol 100 arestoj.

En Monteroso (provinco Katanzaro) la loĝantaro ekbruligis la komunumoficejon k forbruligis sur publika strato la bildon de l’„Duĉe».

En Nikastro (provinco Katanzaro) jam en majo okazis sange finita manifestacio. Fine de junio denove formiĝis manifestacio el 3000 homoj, en kiu partoprenis grandnombre eĉ virinoj k infanoj. La foira halo k diversaj nutraĵ-magazenoj estis atakataj de la amaso k komplete prirabataj. Ses manifestaciintoj k kvar policistoj restis grave vunditaj sur la loko. 80 homoj estis arestataj.

Tiaj arestitoj plenigas la italajn malliberejojn.

*

„La reakcio en Italio restos nur preterpasanta okazaĵo. Ĉar ĝi bazas sin sur neniu idealo, eĉ ne sur ŝajna, sed nur sur kruda perforto.» Ĉi tiu fatala iluzio, kiu estas esprimata en la diro de l’ekzilita iama ministro-prezidanto Niti, multajn retenis for de la batalo. Ankaŭ en aliaj landoj ĝi retenas multajn Gek-dojn streĉi sian tutan forton por kontraŭbatali la faŝismon, kio estas necesa por savi liberon k vivon.

F. F. I. en La Fajrero (Der Funke), Berlin.

[REKLAMO p.2] ! Post du semajnoj aperos tute regule k akurate la kvara 20-paĝa kajero de LA NOVA EPOKO. Sed, K-do, ĉu vi jam faris vian devon por certigi al tia ampleksa, belaspekta k multe ilustrita revuo la pluan ekzistadon?? Au ĉu vi opinias tolerebla la malaperon de tia revuo kun leginda, interesa k originala enhavo? Abonu k abonigu la literatur-sciencan revuon de SAT, pagante la malaltan abonprezon (nur 2.50 mk. g. por tuta jaro) al la ADMINISTREJO DE SAT, Kolmstr. 1 LEIPZIG O. 27

La unua socialista somerlernejo en Hispanio

La Socialista Junulara Federacio de Hispanio organizis nunjare unuafoje someran kurson pri sociaj k politikaj aferoj. Tiu ĉi somerlernejo troviĝis en loko nomata Monto del Pardo, apud rivero, 25 kilometrojn de Madrido. La ejo iam apartenis al la reĝoj. La lernejo malfermiĝis la 28-an de aŭgusto kun cent gelernantoj elektitaj inter la diversaj laboristaj organizoj. El la provincoj alvenis 23 gelernantoj. Ĉiuj montris grandan entuziasmon por la lecionoj, k la inaŭgura soleno estis granda sukceso, ĉar en tiu tago ĉeestis multaj Gek-doj el Madrido. Matio Gomez, kiu estas 83-jara, malgraŭ sia aĝo ĉeestis k parolis pri la vivo de la Socialista Partio Hispania k ĝia funkciado k ankaŭ pri la vivo de la neforgesebla batalinto Pablo Iglesias. La socialista deputito Bugeda faris la unuan lecionon pri internacia politiko k poste la tuta ĉeestantaro kantis proletajn kantojn. La lernejaj direktoroj k junaj socialistaj deputitoj Kabrera k Rojo zorgis, por ke dum la dekkvintaga lerndaŭro la lernantoj profitu kiel eble plej multe. Inter la lecionoj estis ankaŭ esperanto kiel instrufako; tiun kurson gvidis K-do F. Azorin. Oni loĝis en dek unu tendoj; krome estis kuracejo, magazeno, razejo, fumejo, poŝt- k kuirejo. Sur la alta masto flirtis ruĝa standardo salutanta la proletaron de l’tuta mondo.

La vivmaniero de l’gelernantoj estis jena: ellitiĝo je la 7-a horo, matenmanĝo je la 8-a, la unua leciono je la 9-a, bano en la rivero je la 11-a, manĝo je la 13-a, poste ripozo ĝis la 18-a, kiam komenciĝis la dua leciono; je la 20-a vespermanĝo, poste la 3-a leciono k aŭskulto al radiodissendo; enlitiĝo je la 23-a.

Ni esperas, ke la gelernantoj multe profitos la lecionojn, por ke ili fariĝu en la estonto indaj gvidantoj de la hispania proletaro.

Gabino (16 906).

Ni denove atentigas niajn kunlaborantojn, ke pro manko de loko ni bedaŭrinde ne povas enpresigi ĉiun materialon, eĉ taŭgan, kiun ni ricevas. Kelkaj artikoloj estas prokrastitaj, sed aperos.

— página 3 —

K-do Ozere konstatas, ke Parizo ne ankoraŭ estas preta por organizi Kgr.

Per voĉdono deziresprimas 15 K-doj por okazigo de la 13-a Kgr. en Vieno, 37 por Stokholmo (aŭ alia loko, pri kiu laŭ invito decidos la P. K.). La aliaj K-doj sin detenas.

Pri la Junulara Sekcio de SAT.

K-do Ozere: En antaŭaj jaroj la Junulara Sekcio ne havis difinitan celon. Nun ĝi havas tian k havas antaŭ si pozitivan laboron farotan. Ni volas interkonatigi k interfratigi la multajn gejunulojn en la Asocio. Ĉi-jare jam okazis junular-tendaro. Venis 15 Gek-doj. Tio ne estas granda sukceso, sed komenco. Certe povus esti pli multaj. (Li priskribas la vivmanieron en la tendaro.) Okazis ankaŭ diskutado tie, precipe rilate al la milito: Kion oni devas fari dum milito, kiel rilati al la armeo, ktp. Oni ekzercis ankaŭ por parolĥoro. En la vespero venis la propaganda momento, ĉar la gimnastikuloj el la apuda gimnastikejo venis al ni k ni montris al ili, ke esp-o estas nepre lerninda.

Fermo de la Kongreso.

K-do Johanson en finparolo deziresprimas por forta SAT, laboro kun duobligita energio, dankas al la O.K.K. k P. K. k esperas, ke la venonta Kgr. vidos duoble pli grandan Asocion. Li esprimas sian ĝojon pri la bona pasado de tiu ĉi Kgr., kiu estis esperplena signo por la estonto. Li dankas al la kongresantoj pro la mallongaj k enhavoriĉaj diskutoj k esperas, ke la decidoj ĉi tie faritaj estos fruktodonaj por la estonto.

La Kgr. finiĝas per „Vivu SAT!»-krioj k la kanto de „La Internacio».

11-a de aŭgusto, 10-a horo.

K-do Grime faras lekcion pri la „Ruĝa Vieno». Post mallonga skizo pri la historio de la aŭstria respubliko starigita kun helpo de la laboristaro, li parolas pri la konsisto de l’Viena urbparlamento k ĝiaj laboroj por plibonigi la laboristaran staton (loĝ-konstruado, infan-prizorgado, impostprenado el la riĉuloj, modernaj lernej-metodoj, malkaraj komunikiloj, banejoj, imposto je luksaĵoj.)

En la sekvanta diskuto partoprenis K-doj Lanti, Rabl, Vajner k Dojbler, kiuj petas klarigojn ĉefe pri la loĝejaj distribuo k prezoj.

*

Je la 20-a horo samtage okazis Adiaŭa Vespero, aranĝita kiel kontraŭmilita manifestacio, en la Kongresejo; ĝin partoprenis proks. 700 personoj. Enkonduke parolis K-do Vetig (Gelnhausen) pri la signifo de la manifestacio; poste parolis reprezentanto de la Germana Pacista Asocio. Alternis kantoj kun violonludo k parolĥoro „Soldatoj». Por lumbildparolado kun kontraŭmilitaj bildoj verkis la tekston K-do F. Spilger (tradukis Ulo).

La adiaŭa festo estis tre kora. Longe post la 23-a horo restis kune ankoraŭ babilantaj grupoj el kongresantoj, k promesis unu al la alia refoje renkontiĝi ĉe la venonta Kongreso … se — eble.

[REKLAMO p.3] Ĉe la Eldonkooperativo de SAT aperis unu el la belegaj romanoj de JACK LONDON en esperanto: LA FERA KALKANUMO. Tradukis el la angla G. Saville. London prezentas en tiu romano la grandan batalon inter socialismo k oligarkio, konfirmas nian fidon je la moralo de la socialista doktrino k je la neceso de ĝia estonta triumfo. 368 paĝoj en formato 12 × 18 cm. Prezo: broŝurita: 2.50 mk.g., bindita: 3.50 mk.g. Mendu ĉe la Administrejo de SAT, Kolmstr. 1, Leipzig O. 27.

18

— página 4 —

PROTOKOLARO PRI LA XII-a KONGRESO DE S.A.T. EN ŜTUTGART.

  1. — 11. aŭgusto 1932.

Sekvo k fino.

K-do Ŝvajghart (Salzbg.): Kiel naskiĝis la penso, ke SAT iomete devus aliigi sian strukturon? Mi estis en kgr. de Steyr de ALLE (aŭstria LEA), k tie oni priparolis la okazintaĵojn de l’pasinta jaro. La komunistoj fondis propran org-on; tial mi timis, ke la lab. esp. movado estas rigardata de aliaj partianoj kiel komunista afero. Iu kom. esp. Int-o povas ricevi multan anaron, ĉar Sovetio estas multloĝata (165 milionoj) k ankaŭ en aliaj partoj de l’mondo estas grandaj kompartiaj org-oj. Multaj priparolis tiun aferon, sed ne volas fari el SAT socialdemokratan parti-orgon, sed nur ŝanĝi iomete la strukturon, por havi la landajn org-ojn post si kiel apogilon. En org-o de 36 milionoj da anoj oni devas havi alian org. sistemon ol en 6000-membra. Se vi volas havi anojn, vi devas interrilati kun la diversaj Int-oj. En Aŭstrio ni ĉiam iris al partio k sindikatoj, por ke ili subtenu nin, ebligu kursojn ktp. Post kurso la anoj devas aliĝi al ALLE, por ke ili ricevu la gazeton k perfektiĝu. Mi ankaŭ propagandas por SAT. Sed multaj laboristoj ne povas aĉeti 2 esp. gazetojn k pagi 2 kotizojn. Tial ni deziras, ke SAT estu superpartia org-o, sed apogu sin sur la laboro de la LEA-oj. Ni zorgu, ke ne nur kelkaj personoj, sed la amasoj parolu esp-on, sekve ni ne limigu la nombron de l’anaro. La situacio ŝanĝiĝis, ĉar la opozicio forlasis SAT-on. Ne estas sana stato, ke la Asocio perdis dum kelkaj jaroj 2/3 el la anaro.

K-do Aarse: Mi absolute volas kredi, ke la prop. 13 estas farita de tute sinceraj K-doj, kiuj celas la bonon de nia movado. Mi ne kredas al uzurpado de iu Int-o. Oni troigas eble la danĝeron rilate internaciigon de SAT. Io tia ne povas okazi en nia SAT-movado. La kaŭzo pri la malsukceso de la 2 Int-oj estas en la fakto, ke ili konsistas el politikaj partioj, kiuj devas fari la klasbatalon. Kaj tion oni povas fari nur laŭ la spertoj en la lando, en kiu oni devas batali. La interesojn de la laboristoj oni klopodis ligi al la interesoj de la kapitalistoj en la aparta lando. Tio ne povas okazi ĉe nia movado. Tamen mi kontraŭas la prop. pro la malklaro: Malklara k danĝera frazo enestas: „SAT fariĝu la centra Ligo k la LEA-oj la sekcioj». Kiuj reprezentos en la Kgr. do la sekciojn? Ĉu ties membroj povos iri tien k paroli? Aŭ ĉu nur la landaj sekcioj estos reprezentitaj de 2, 3, 4 aŭ 5 personoj? Se la aŭstriaj K-doj ne celas tion, kio estos la fakta diferenco? Se ni akceptus la prop., ni havus pli da membroj, — ili diras. Se SAT ne havas sufiĉe da membroj, la kaŭzo estas en la laboro de la diversaj LEA-oj. Eble en iuj landoj oni ne sufiĉe propagandas por SAT, precipe en la superaj kursoj (en kelkaj landoj eĉ ne ekzistas tiaj kursoj.) Se la diverstendencaj membroj de LEA nun ne volas esti membroj de SAT, ĉu ili volus tion post akcepto de l’prop.? Mi dubas.

K-do v. d. Heid: Multajn argumentojn jam „formanĝis» antaŭe parolintaj K-doj. — En Germanio iu kanceliero malaltigis salajrojn k pensis, ke sekve de tio tuj ekfloros la ekonomia vivo. Fakte la rezulto estas pli granda mizero. La traktado pri la prop. 13 estas paralela. Mi ne pritraktos nun la negocan flankon (kunfando de gazeto aŭ plio da membroj). Mi pritraktos ĝin el klasa vidpunkto. Tiam en la 2-a alineo jam mi devas malakcepti ĝin: „… escepte la pure komunistajn …» Mi ne estas GLEA-ano. Sed tamen tiu GLEA ne estas pure komunista, same kiel SEA ne estas pure socialdemokrata. Cetere disiĝo ekestis jam ĉe la germana socialdemokrata partio; ankaŭ en Holando similo okazis. Eble en Germanio oni malpermesos la kompartion, — aŭ almenaŭ ĝiajn suborg-ojn (al kiuj ankaŭ estas kalkulata GLEA). Kiajn perspektivojn havas fondo de nova Int-o? K-do Grime diris, ke la afero ne estas tiom grava: ni nur volas interrilati pri tio, ke „SAT fariĝu la centra Ligo k la LEA-oj la sekcioj.» Tio signifas jam tute alian strukturon, se vortoj havas signifon. Deziri krei Int-on signifas malprogreson. Laŭ K-do Grime ni jam troe progresis! Ni scias, kiom ofte la Int-oj, kiu ajn, trompis nin. Ni ĉiam propagandas per nacilingvaj propagandiloj: nia celo tamen estas forigi la landlimojn! Kaj ankoraŭ grava fakto: en Germanio estas diversaj grupoj eĉ neorganizitaj en centra org-o; ekz. la Dortmunda grupo kun 80 membroj ne volas organizi sin en partitendenca org-o. Mi jam klopodis diri, ke SEA ne estas pure socialdemokrata. Sed la ŝajno ekzistas. Riproĉon mi ne volas fari, tamen — laŭ la ŝajno la koncernaj grupanoj decidas k ne aliĝas. Same en Boĥum (pli ol 100 membroj). Eĉ nelernantoj povas aliĝi en LEA-oj. Internaciaj kongresoj — terura afero! Sufiĉas esti ano de la esp. movado pere de LEA, por esti elektebla al Kgr. Oni elektas la plej „saĝan», t.e. tiun, kiu havas la plej grandan buŝon! Ni devas denove trakti en diversaj naciaj lingvoj. Eble mi troigas iom — sed se oni diras A, oni ankaŭ devas diri B. Mi rekomendas malakcepti en la nuna situacio tiun prop.

11

— página 5 —

La mondo estu nia patrio, k ne la diversaj nacioj, kiuj estas kreitaj por nin ekspluati (pro kio la burĝaro flegas k konservas la naciajn lingvojn). Inter ni ni volas radikale krei ion alian. Certe 2000 membroj ne sufiĉas, sed mi klopodas varbi pli multajn. Sed mi ankaŭ ne volas grandan eklezion. Se mi volus esti ano de granda org-o, mi ja povus aliĝi al la eklezio; tiu havas la plej multajn membrojn. Mi alvokas vin pro praktikaj kaŭzoj, ne pro malfido, — subteni la vidpunkton de l’Prop.-Komisiono.

K-do Dojbler citas parton el la Konvencio de Gotenburgo pri interrilatoj inter SAT k LEA k demandas, kiujn spertojn havis K-do Grime kun la rilatoj al SAT.

K-do Grime: Kial K-do v. d. Heid tiel akre kontraŭparolas al mi, mi ne scias. Certe delegitoj estas elektataj. K-do v. d. Heid ne citis la tutan punkton rilate komunistajn esp-org-ojn, nome „kiuj samtempe en Berlino fondas propran Int-on». Kaj ni tute ne deziras fondi alian Int-on. Mi dankas al la K-dino, ke ŝi legis tiom energie la salutvortojn el „La Socialisto», ĉar ili tute klare esprimas, ke ni kondamnas la skismulojn k ne iros la saman vojon, sed deziras, ke „SAT ricevu pli vastan agadkampon», ktp. Multaj diras, ke nun regas la plej demokrateca maniero. Mi opinias, ke la demokrateco ne estas tia, kia ĝi devus esti; ĉiam multaj ne povas veni al la Kgr. Subskribis la prop. 40 anoj, kies voĉoj perdiĝas. Multaj devos atendi, ĝis la kongresloko estos en ilia proksimo. Ĉu nur interesiĝas pri la Kgr. 300 anoj? (K-do Ozere: Kiu volas veni, povas veni. En kiuj aliaj Kgr. estas tiom multaj reprezentantoj de la anaro?) Vi diris, ke ni denove volas plifirmigi la landlimojn (Intervoko: Certe!). Vi diras: Certe! En la SAT-Jarlibro oni ankaŭ trovas laŭlandan liston k en „S-ulo» ĉe la Kgr-aliĝlistoj! La K-doj parolis pri volo, ke malaperu iom post iom la LEA-oj. Ni ĉiuj havas la opinion, ke estonte la LEA-oj devos malaperi, ĉar ili ne plu havos laboreblon, sed tio estas estonto k nun ili havas la plej gravan laboron: eduki la multajn K-dojn, kiuj ne ankoraŭ aŭdis pri esp-o. Ne montriĝas progreso, se el 7000 anoj fariĝis 2000. Ja ALLE havas tiom da membroj en unu lando, kiom la tuta SAT havas en la mondo. Ni bezonas plibonigon de la nunaj metodoj. Ni ne tuj volas ŝanĝi, sed nur ebenigi vojon por efektive k prospere interrilatigi SAT-on k la LEA-ojn.

Per voĉdono estas malakceptata la prop. 13 kontraŭ 4 voĉoj. K-do Grime bedaŭras, ke la nuna Statuto malpermesas kalkuli la 40 voĉojn de la subskribintoj de la propono k demandas, ĉu tio estas vera demokratio.

(K-do Ozere intervokas: Mi ankaŭ povus kolekti 40 voĉojn, eĉ centojn, kontraŭ via propono!)

K-do Dojbler: La vera demokratio kuŝas en la ĝenerala referendumo.

La prop. 12 estas unuanime malakceptata; la Kgr. alproprigis al si la vidpunkton de la Prop.-Kom., ke la aŭstriaj K-doj ne volas detrui SAT-on k havas lojalan sintenon.

La proponon 9 (pĝ. 225 de „S-ulo») la Kom. rekomendas malakcepti, ĉar neefektivigebla en la praktiko (pri SAT-rondoj kiel oficiala organo k deviga aliĝo per ili). La Kgr. malakceptas la prop. kontraŭ 1 voĉo.

Projekto de nova Statuto de SAT. (teksto en „S-ulo» n-o 391). Sendiskute estas akceptata la konservo de l’paragr. 1; pri la 2-a K-do Valdman rimarkigas, ke en la Komisiono kelkaj estis por forstreko de l’aspiranta membreco, sed fine oni decidis lasi la tri kategoriojn, ĉar la nuna stato de l’Asocio k precipe de „S-ulo» ne estus certigita, se ni aliigus tiun paragr. (Akceptita de la Kgr. kontraŭ 4 voĉoj).

Paragr. 3: La Komis. akceptis ĝin kontraŭ 1 voĉo. K-do Ozere volus ne lasi al la P.K. la rajton fiksi la jarkotizon. K-do Lerĥner konstatas, ke la afero estas administracia. K-do Dojbler opinias, ke la Kgr. principe devus fiksi la kotizon. K-do Lerĥner insistas, ke tio estas afero de Admin. Komisiono k Direkcio. La kotiz-afero devas esti solvata ĉiam sur la bazo de la salajroj pagataj tre diference en diversaj landoj, k la Kgr. malfacile povus decidi pri tio. Ĉe kelkaj landoj ni havas perdojn, ĉar la anoj ne povas pagi tie sufiĉe altan sumon. Nenie la kotizo estas tro alta. Ekz. en Germanio la jara kotizo estas 2 mk. g., dum por mia gimnastika unuiĝo mi devas pagi monate 1.25 mk. g.

Konstatinte, ke ankaŭ en la ĝisnuna Statuto la P. K. havis la rajton fiksi la kotizon, la Kgr. unuanime akceptas la proponitan tekston.

Par. 4: Unuanime akceptita de Prop.-Kom. k Kgr.

Par. 5: Same. Par. 6: Same. Par. 7: Akceptita unuanime de la Kgr. (kontraŭ 1 voĉo en la Komis.).

Par. 8: La Komis. proponas forstreki en la 6-a linio „en gravaj okazoj». Tiurilatan prop. de la SAT-rondo Novjorka ĝi malakceptis pro neeblo ĝin plenumi. La Kgr. akceptas la proponitan tekston (kun la supra forstreko) k malakceptas la prop. de Novjorko (unuanime).

Par. 9: Unuanime akceptita de Prop.-Kom. k Kgr.

Par. 10: La Komis. proponas aldonon proponitan de K-do Falkenher, sed pro neklara prezento de l’afero okazas sencela k senrezulta debato. Estas fine decidite prokrasti la solvon pri tiu paragr., ĝis la nove proponata teksto estos skribe formulita.

Par. 11: K-do Dojbler proponas forstreki la vorton „sian» en la 9-a linio („. . . rajtas proponi urbon kiel sidejon . . .»). SAT-anoj el Munĥeno ekz. havu la rajton proponi Stokholmon kiel sidejon. La Kgr. akceptas unuanime la tekston sen la vorto „sian».

Par. 12: Unuanime akceptita de Prop.-Kom. k Kgr.

Par. 14: Same.

12

— página 6 —

GVIDREZOLUCIO.

La Kongreso

1. Pridiskutinte la raportaron de la P. K., dankas al ĝi pro la laboro farita k ĉefe pro tio, ke en tre malfavoraj cirkonstancoj, malgraŭ premoj de diversaj flankoj, ĝi sukcesis tamen gvidi la Asocion laŭ la statuta senpartieca vojo k laŭ la rekomendoj de la antaŭaj Kongresoj;

2. Konstatas kun ĝojo, ke malgraŭ la grandskala k kalumnia agitado de la skismigintoj, ĉiuj tendencoj el la klasbatala lab. movado troviĝas ankoraŭ reprezentataj en SAT k ke komunistaj K-doj, eĉ kompartianoj, laboras fervore por la progreso de la Asocio k havas bonajn interrilatojn kun K-doj el aliaj tendencoj.

3. Post la klara esprimo per grandega plimulto, ke la sennacieca strukturo de SAT restu neŝanĝita, esprimas la deziron, ke diskutoj pri tiu demando ĉesu en la gazeto.

4. Rajtigas la P. K.-on fari kun la LEA-oj ĉiujn ajn p r a k t i k a j n aranĝojn, kiuj ne kontraŭos al la principoj eldiritaj en la letero de la Direkcio de SAT, publikigita en la n-o 392 de „S-ulo».

5. Notas kun granda kontento, ke la XII-a Kongreso estis plensukcesa k nerefutebla pruvo, ke SAT vivas k retrovos sian antaŭan prosperan staton per daŭrigo laŭ la vojo elektita.

6. Dankas al la O.K.K., kiu bone aranĝis la kongreson k certigis ĝian sukceson.

7. Sendas plej fratan saluton al niaj Sovetiaj amikoj, kiuj, pro konataj kaŭzoj, ne povas esti en niaj vicoj, k protestas kontraŭ la kalumniaj k malhonestaj procedoj de la nuna C.K. de SEU, kiu kaŭzis la nunan nenormalan situacion, k per tio kompromitas la reputacion de la Sovetia regno.

8. Esprimas denove sian simpation al la Sovetia popolo, kiu heroe penadas por starigi socialismon sur unu sesono de la mondo k rifuzas prijuĝi, ĉu tiu grandioza, nepre subteninda eksperimento estas aŭ ne efektivigebla en nur[?] unu mondparto.

9. Alvokas al ĉiuj SAT-anoj, ke ili faru ĉion eblan por malhelpi, ke kapitalistaj landoj iel aŭ aliel malhelpu la eksperimenton, kiu por esti decida, konkluda, devas[?] okazi en normalaj kondiĉoj.

For la kapitalismon[?]! for la landlimojn! for la fratbatalon en la proletaj rondoj! for la naciismon! Vivu SAT, kiu edukas la spiritojn por la frata kunlaborado de la proletoj en la tuta mondo!

Tiu ĉi teksto estas per voĉdono unuanime akceptata de la Kgr.

Venonta kongres-urbo.

K-do Johanson: La Kgr. ricevis inviton de Vienaj K-doj al Vieno (Wien) por la venonta jaro. Aliflanke mi mem volus proponi al vi kongresi venontjare en Stokholmo (kvankam firman inviton mi jam ne povas fari, ĉar la SAT-anoj en Stokholmo ankoraŭ ne fintraktis la aferon). Tiuj, kiuj venus al Stokholmo malgraŭ la malproksimo de tiu urbo por multaj, havus kompenson por siaj penoj. Alia motivo por inviti tien la SAT-Kgr. estas, ke la burĝoj verŝajne kongresos en 1934 en Stokholmo. Estus granda malavantaĝo por ni, se la burĝa Kgr. okazus antaŭ nia. Venontjare ni povus en okazo, se la SAT-Kgr. k tiu de sveda LEA okazus en Stokholmo, varbi tre sukcese la laboristojn el la burĝa movado al ni. Mi proponas lasi la findecidon al la P. K.

K-do Grime: La K-doj el Linz, kiuj jam devis foriri, komisiis min diri al vi, ke ili aranĝos antaŭkongreson en Linz, se la Kgr. okazos en Vieno.

K-do Moravec insistas, ke la venonta Kgr. ne denove okazu en germanlingvaj regionoj. K-do Ozere preferus pli sudan regionon, ekz. Hispanion.

K-do Lanti: Informcele mi konigas, ke post la Amsterd.Kgr. mi klopodis por okazigi Kgr. ĉu en Svisio, ĉu en Hispanio. Barcelonaj K-doj al kiuj mi skribis, eĉ ne respondis; supozeble ili estas iom infektitaj de l’opozicia malsano. En Ĝenevo tiu malsano estas ankaŭ relative forta nuntempe. Kaj en aliaj svisiaj urboj ne troviĝas sufiĉe multaj K-doj.

17

— página 7 —

al nia gazeto „La Lernanto»n k pro tiu aldono eĉ devas pagi al la poŝto por ĉiu ekzemplero aparte 1/2 oeron. Se estus pliaj aldonoj, ni ankoraŭ devus krompagi denove 1/2 oeron. Tio tre plikarigus por ni la aferon; sed mi promesas komplezeme trakti la aferon en nia Komitato, kvankam mi ne povas garantii pozitivan rezulton rilate la gazeton. Malgraŭ la plikostoj, kiujn ni devas pagi por „La Lernanto», ni tamen volonte faris tiujn elspezojn, por liveri ĝin al niaj abonantoj, pro ĝia valoro.

K-do Moravec (Magdeb.): Ni ne povas ĉi tie decidi; mi proponas akcepti la prop. de l’Komisiono k deziresprimi al la P. K. agi tiucele.

K-do Eerdmans: Hieraŭ oni diris, ke nur tiuj povas esti SAT-anoj, kiuj perfekte scipovas la lingvon. Sed antaŭ du jaroj oni devigis min preskaŭ esti peranto de la sekcio, kvankam mi tute ne estas perfekta esp-isto. Kaj en Roterdamo estas multaj, kiuj ne estas perfektaj SAT-anoj. Ĉu oni devas garantii, ke ili estu perfektaj, k tiam eksigi tiujn, kiuj ne ankoraŭ estas perfektaj?

K-do Bös: Ni ne volas, ke ĉiuj K-doj devu fari ekzamenon pri lingva perfekto; la senco de tiu paragrafo por mi ĉefe estas la indeco de tiu K-do aparteni al nia org-o, ne la lingva perfekto.³

K-do Johanson: Ni povus tute forstreki tiun alineon, ĉar pri ĝi estas parolite jam en la nova Statuto.

K-do Eerdmans: Mi deziras havi la opinion de la P. K., ĉar hieraŭ ni aŭdis de iu K-do, ke 2000 membroj sufiĉus al SAT.

K-do Vesels: 1) Necesas kontrolo, ĉu K-do aliĝanta al SAT estas inda. En la nederlanda LEA jam policistoj estas anoj, kiuj batas sur senlaborulojn. 2) Mi neniam asertis, ke sufiĉas 2000 anoj en SAT; mi nur diris, ke estus pli valore havi 2000 anojn, kiuj estas bonaj K-doj, ol multajn milojn, kiuj nur estas papersoldatoj.

K-do Dan (Novjorko): Mi kontraŭas al tio, ke oni prefere[?] aliĝu pere de la loka peranto. Se SAT-rondoj ekzistas, oni devas sin teni al ili.

K-do Johanson: Pri tio ekzistas jam decido.

K-do Dojbler: Jes, tiun punkton ni jam solvis hieraŭ: Rilate la indecon de K-do mi volus diri, ke nur per la praktiko, dum la membreco, oni povas scii, ĉu iu K-do estas inda esti SAT-ano aŭ ne. Se li ne indas, oni rajtas apliki la Statuton.

³ Laŭstatute por akiri la aktivan SAT-anecon, necesas scipovi esp-on. Tio tamen ne signifas, ke oni devas esti „perfekta» esp-isto. Oni eĉ povas demandi sin, ĉu tiaj ekzistas; niaopinie eĉ Zamenhof ne estis absolute perfekta esp-isto. La koncerna parto en la Statuto devas esti komprenata jene: por esti aktiva membro de SAT necesas kapabli skribe k buŝe komprenigi sin per esp-o. — E. L.

K-do Lerĥner: Al mi ŝajnas, ke oni tro multe diskutas pri tiu afero. Fakte ne temas pri laŭorda prop., kiu antaŭ la Kgr. estis publikigata en la gazeto, sed pri nura deziresprimo formulita de la Rejn-Majnaj K-doj al la P. K. Temas nur pri tio, ĉu ni principe konsentas al ĝi. En okazo de konsento restas la ellaborado por la Direkcio k la LEA-oj. Aliĝo nur per la lokaj perantoj al SAT ne ĉiam estas efektivigebla. En iu urbo ekz. estas diverstendencaj SAT-anoj, sed estas nur unu peranto, kun kiu ne ĉiuj el tiuj K-doj pro partitendencaj konsideroj volas rilati; iuj do preferas rilati rekte kun la Administracio. Aliflanke oni devas konsideri, ke ni havas ankoraŭ la Statut-paragrafon, laŭ kiu SAT baziĝas sur individua membreco. Se oni dirus „nur per la peranto», oni forrabus peceton de tiu individueco. Oni decidu laŭ la prop. de la Prop.-Kom.

Unuanima decido, transdoni la prop. kiel deziresprimon al la P. K.

Elekto de Kontrol-Komitato.

Proponataj estas de kongresantoj por la nova K. K., post rezigno de la Bruselaj K-doj, kiuj ĝis nun prizorgis tiun fakon, la urboj Amsterdamo, Roterdamo, Dortmundo, Stokholmo, Kemnico (Chemnitz). Post rezigno je elekto de anoj el la unue nomitaj lokoj restas nur Kemnico (Chemnitz), kie K-do Zehrer el tiu urbo akceptas formi la K. K. (Unuanime akceptita de la Kgr.)

Duonhora paŭzo. Prop.-Komisiono, Kongresestraro, O.K.K. k P. K.-anoj komune ellaboras gvidrezolucion, kies teksto estas poste prezentata de K-do Dojbler al la Kongreso.

[REKLAMO p.7] „. . . la ĉefa impreso de l’ leganto estas[?] agrablo trovi lingvon sen[nelegebla]aran, elegantan malgraŭ[?] la temoj, senbalastigitan je nenecesaj sufiksoj, kiun oni senrezerve povas taksi modela . . .» Tia estas la opinio de la recenzisto de „Esperanto», la gazeto de U.E.A., pri VORTOJ DE KAMARADO E. LANTI Kun antaŭparolo de L. B a n m e r. Neniu malhavu tiun valoran k pripensigan verkon. Form.: 12×19 cm., 192 pĝ. Prezo: 10.80 fr.fr. aŭ 1.80 mk.g., 2 ŝil., 0,50 dol., 2.50 sv.fk., 1.25 guld. — Rabato je 20 % al aktivaj SAT-anoj. Sidejo de SAT: 23, rue Boyer, Paris XX. Administrejo: Kolmstr. 1, Leipzig O 27.

16

— página 8 —

Kvara laborkunsido: 10-a de aŭgusto, 14.30 horo.

Prezidas K-do Johanson.

Par. 10: La Prop.-Kom. akceptis aldonon post la unua frazo de la vortoj: „En okazo de malkonfido tuja revokeblo.» K-do Falkenher: Mi opinias necesa tiun aldonon, pro la spertoj faritaj kun GLEA k por esti ŝirmitaj estonte kontraŭ evtl. kapricoj de la estraro. (Unuanime akceptita kun la aldono de la Kgr.)

Par. 13: Ĉe la fino de tiu paragr. la Prop.-Kom. rekomendas aldoni jenan frazon: „En okazo de eksigo de la tuta P. K. pro kontraŭstatuta agado la K. K. anstataŭas provizore la P. K. kun la tasko, kiel eble plej baldaŭ okazigi referendumon por elekti novan P. K.». (Unuanime akceptita de la Kgr. kun la aldono.)

Par. 16. k 17: La Prop.-Kom. rekomendas akcepton de l’prop. tekstoj k malakcepton de l’tiurilataj Berlinaj proponoj 3 k 4 (pĝ. 212 de „S-ulo»).

La Kgr. malakceptas la Berl. prop-ojn k akceptas la prop. tekston por la du paragrafoj.

Par. 18: Unuanime akceptita de Prop.-Kom. k Kgr.

Par. 19: La Prop.-Kom. rekomendas akcepton post forstreko de la vortoj „se eble». K-do Ozere proponas forstreki ankaŭ „laŭeble» en la 3-a linio, por ne lasi tro da povo al la P. K.

K-do Dojbler: La vorton „laŭeble» mi komprenas tiel, ke la P. K. havas la devon agi laŭ la deziro de la pasinta Kgr.; sed se la ebloj ne ekzistas, tiam ĝi agu laŭ la ebloj.

K-do Johanson: Se Stokholmo invitus la Kgr., k la Frankfurtanoj volus fari same, sed ne povas inviti jam nun sen komisio, k la kongresanoj tamen preferus Frankfurton anstataŭ Stokholmo, tiam la Kgr. decidus eble kongresi en St., kvankam ĝi volus kongresi en Frankf. Oni lasu al la P.K. la findecidon k ne forstreku la vorton „laŭeble».

La Kgr. akceptas la prop. de l’Prop.-Kom. kontraŭ 2 voĉoj.

Par. 20: Unuanime akceptita de Prop.-Kom. k Kgr.

Par. 21: Unuanima akcepto k malakcepto de l’prop. 5 (de Berlinaj SAT-anoj).

Par. 22: La Prop.-Kom. unuanime malakceptis tiun paragr., same la prop. 6 de la Berlinaj SAT-anoj k ankaŭ jenan tiurilatan prop. de K-do Platiel: „Ĉiu aktiva membro, aliĝinta al la Kongreso, rajtas doni mandaton al iu aktiva membro partoprenanta la Kgr., por ke li voĉdonu ĉe la Kgr. en lia nomo. Sekve ĉiu kongresanto povas rajti tiom da voĉoj, kiom da mandatoj li posedas. La kongreskarto validas kiel mandato.» Pri tiu lasta prop. la opinioj ĉe la Kom. estis dividitaj: 4 kontraŭ, 3 por. La malakcepto de l’propoj okazis pro tio, ke la senco de nia org-o ne permesas privilegiojn por iuj membroj.

K-do v. d. Heid: Laŭ tiu nova prop. eĉ iu persono monhavanta havus la eblon trapenetri la Kgr. k pagi la kongreskotizon por aro da membroj. Kaj povas esti, ke nur unu voĉdonas por la tuta bando. Ni lasu la aferon kiel ĝis nun.

K-do Eerdmans: Mi proponas akcepti la tekston de K-do Platiel. Preskaŭ ĉiam la kongresvizitantoj estas la samaj personoj. Multaj ne povas veni, sekve ne povas voĉdoni.

K-do Olson (Stokholmo): Laŭ mia opinio estus paŝo malantaŭen, se ni akceptus tiun ĉi prop. En granda urbo oni povas kolekti multe da mandatoj k iri kun ili al la Kgr. Ankaŭ nature personoj ne ĉeestantaj k ne povantaj sekvi la debatojn, ne scias, kiel estas necese decidi. Ankoraŭ estas aliaj malagrablaĵoj. Necesus grava kontrollaboro ĉe la Kgr.

K-do Vesels: En la delegitsistemo kuŝas la danĝero, ke nur spertaj, lertaj K-doj ĉeestos la Kgr. La grupoj kolektus por sendi unu anon al la Kgr. Mi ankaŭ kontraŭas la prop. de K-do Platiel.

K-do Ulo: Ni malakceptu ĉiujn tiurilatajn prop-ojn. Referendumo ja findecidas pri ĉiuj prop-oj.

K-do Puf: Ni malakceptu ĉi tiun delegitsistemon. Mi bone memoras, kiel dum la lastaj jaroj en GLEA oni kvazaŭ konkuris por havi kiel eble plej da mandatoj. Iu venis kun 300 mandatoj! K-doj, ne faru tian stultaĵon!

K-do Ozere: Ni devas plie ankaŭ atenti pri la individueco. Kun la delegitsistemo vi voĉdonas are, ŝafe. Nun venas K-doj el diversaj regionoj k ili estas diversopiniaj. Post aŭdo de diversaj opinioj facile anoj ŝanĝas sian propran opinion. Sed tiuj, kiuj mandatis la K-dojn k restas en la grupoj, ne aŭdinte la debatojn kompreneble restas ĉe la antaŭa opinio. Tiel la voĉdonado estus tute arbitra. Kiu havas intereson je la Asocio, tiu nepre devas partopreni la Kgr. Se oni vere havas intereson, oni povas partopreni. Referendumo, sekve la tuta membraro, decidas ja ankaŭ pri dum la Kgr. modifitaj prop-oj.

Par. 22 same kiel la aldonaj prop-oj (prop. 6 k tiu de K-do Platiel) estas unuanime malakceptataj.

Par. 23: La Prop.-Kom. akceptis ĝin unuanime. K-do Fen proponas anstataŭigi la vortojn „almenaŭ en la antaŭlasta n-o de la presorgano» per la vortoj „almenaŭ 6 semajnojn», pro tio ke la apermaniero de l’presorgano estas submetata al ŝanĝoj (poste iam ĝi eble aperos 2-tage).

Unuanime akceptita de l’Kgr. en la formo proponita de K-do Fen.

Par. 24: Akceptata unuanime de Prop.-Kom. k Kgr. Same unuanime estas malakceptata la tiurilata prop. 7 (de Berlinaj SAT-anoj).

13

— página 9 —

Par. 25: Akceptata unuanime de Prop.-Kom. k Kgr., ĉe samtempa malakcepto de la prop. 8 (de Berlinaj SAT-anoj).

Par. 26, 27, 28 estas unuanime akceptataj de Prop.-Kom. k Kgr.

Par. 15: La Prop. Kom. proponas akcepton. K-do Ozere deziras forigon de la vorto „SAT-rondo“ k anstataŭon per: „la loka membraro“, ĉar la unua esprimo ne ankoraŭ estas uzita k klarigita en la Statuto. Ĉar temas nur pri redakta ŝanĝeto, la Kgr. ĝin akceptas, k la tuta prop. estas unuanime akceptata kun la korekto. —

K-do Valdman konstatas, ke la prop-oj 2, 10 k restparto de 11 estas malakceptitaj per akcepto de la koncernaj paragrafoj el la nova Statutprojekto. Pri prop. 1 (unueca standardo) la Kom. opinias, ke tiu demando nun tute ne gravas. Ni bezonas la monerojn por aliaj, pli gravaj aranĝoj. Oni malakceptu tiun prop. (Unuanime malakceptita de la Kgr.)

Venis jena nova prop., kiu ricevis 21 subskribojn de kongresantoj, ĝin subtenantaj:

„La deziro al pli intima kunlaborado de la landaj LEA-oj en la kadro de SAT, estas ĝenerala. La granda mizero inter la laboristaro malebligas al multaj Gek-doj esti samtempe membroj en niaj por- k peresp. org-oj. La unuopaj LEA-oj, speciale en malgrandaj landoj, estas finance tro malfortaj por eldoni monate proprajn organojn. Do, la terura mondkrizo, kies fino ne jam estas videbla, devigas nin trovi vojojn por plifortigi la lab. esp.-movadon k doni al la SAT-fidelaj LEA-oj pli fortan, komunan bazon, sen aliigi la nunan strukturon de SAT.

Pro tio la SAT-anaro el la germana distrikto „Rhein-Main“, transdonas al la XII-a SAT-Kgr. en Ŝtutgart jenan proponon:

a. SAT eldonos specialan monatan gazeton, kiu estas taŭga por ĉiuj LEA-oj. La gazeto estu okpaĝa, krom la aldono de „La Lernanto“. SAT liveru la gazeton al la LEA-oj por la memkosta prezo.

b. Ĉiuj SAT-fidelaj LEA-oj estas devigataj, uzi ĉi tiun de SAT eldonotan gazeton, kiel monatan asocian organon, aldononte al ĝi nacilingvan bultenon 2—4-paĝan.

c. La membroj de tiuj LEA-oj, kiuj ja ricevas, pere de la landaj asocioj, la monatan organon de SAT, povas fariĝi aktivaj SAT-anoj, se ili pagas la aliĝmonon k la jaran kotizon (2 mk. g.) al SAT.

d. La aliĝo al SAT povas okazi nur pere de la loka SAT-peranto, kiu garantias la lingvan perfekton de la aliĝema K-do.

e. Ĉiujn aliajn de SAT eldonatajn organojn la membroj laŭpove abonu.

f. La LEA-oj estas devigataj varbi por SAT inter la anaro k vendi prefere la SAT-literaturon.“

La Prop.-Kom. havas la opinion, ke certe estus bone, ke inter SAT k la LEA-oj estu pli intimaj rilatoj ol ĝis nun. Sed estas manko en la punkto a). La afero unuavice ja ne dependas de l’ P. K. aŭ la Kgr. de SAT; sed la diversaj LEA-oj unue devos interkonsenti pri tio, ĉar temas ja pri financa problemo. La Kom. proponas transdoni la tutan materialon al la P. K. de SAT por sufiĉe longa k profunda studado k ĉe la proksima Kgr. aranĝi la aferon.

K-do Lanti: Tiu prop. estas sufiĉe interesa. Mi opinias, ke ne estas necese, ke ĉiuj LEA-oj konsentu pri ĝia efektivigo. La intenco de la proponintoj ŝajnas al mi tute bona k subteninda; oni povus eĉ baldaŭ efektivigi ĝin, ĉar ĝi ne necesigas ŝanĝon en la Statuto: Por fariĝi aktiva membro, oni devas ja nuntempe aboni al Sennaciulo. Sed oni rimarku, ke nia gazeto estis semajna antaŭ unu jaro; nun ĝi estas dusemajna k la P. K. havas la rajton decidi, ke ĝi fariĝu monata, se la cirkonstancoj tion postulas. Sekve ni povas aranĝi la aferon tiel, ke la LEA ricevu monatan „S-ulo“-n je memkosta prezo k ĉiuj ĝiaj ricevontoj akiru per tio la aktivan membrecon. La dusemajna k eventuale en estonto semajna „S-ulo“ estus abonebla aparte, kiel nun okazas pri „La N. E.“. Estus tre stulte, se ni konsentus aktivan membrecon al K-doj, kiuj scias nenion pri la interna vivo de nia Asocio, sed per la monata „S-ulo“ ili povus esti informataj. Se tia prop. estus akceptata de ĉiuj LEA-oj, tiom pli bone! Se almenaŭ 2 aŭ 3 konsentus, la afero eĉ povus ankaŭ ekfunkcii. Estas nur teknika aranĝo. Temas scii, kiom devus elspezi la LEA-anoj, kiuj ne povas nun pagi la tro altan kotizon, por fariĝi aktivaj membroj de SAT.

La prop. ŝajnas al mi tuj efektivigebla k efektiviginda. Tiel SAT povus havi en okazo de konsento baldaŭ 5000 aktivajn membrojn. Eble tamen estas mankoj en la prop., kiujn mi ne vidas.

K-do Johanson: Tiu prop. estas unu el la provoj forigi la malbonajn efikojn de la ekonomia krizo, kiun ni ĉiuj tre forte sentas, k speciale la germaniaj K-doj. Mi parolu pri niaj spertoj en Svedio. La tiea gazeto havas 1600 abonantojn, dum la anaro de SLEA (sveda LEA) estas apenaŭ 1000. Ĉiam montriĝas, ke en la diversaj LEA-oj la abonantaro al la organo estas pli granda, se ĝi estas eldonata en la lando mem, ol estas la membraro. En Holando oni kredeble faras saman sperton. Nun ja la enspezoj el la gazeto helpas al la administrado de la LEA. Se SAT eldonus LEA-organon por ĉiuj LEA-oj, ekestus ekonomia malbonaĵo, pro tio ke la LEA-gazetoj perdus multajn abonantojn, se ili ne aperus plu (almenaŭ parte) en nacia lingvo. Ja multaj ĝin aĉetas, ĉar ĝi enhavas nacilingvajn tekstojn. Mi proponas malakcepti la prop., precipe pro la gazet-afero.

K-do Bös (Frankft.): Mi tre ĝojas pri la bona akcepto de nia prop. flanke de K-do Lanti, kiu tuj komprenis, kion ni celas per ĝi. Ni volas helpi al la malgrandaj landaj gazetoj, kiuj hodiaŭ ne povas eldoni bone redaktatan k bonaspektan organon. Due, ni volas ankaŭ helpi al SAT per tiu prop., por ke ankaŭ tiuj amasoj de esp. laboristoj en la LEA-oj povu fariĝi aktivaj membroj en SAT.

— página 10 —

La efektivigo de l’prop. helpus unuavice al la senlaboruloj. K-do Johanson havas dubon, ĉu la prop. estas efektivigebla, ĉar en Svedio oni havas bonan esp. lab. gazeton kun pli da abonantoj ol estas membroj en la LEA. Li certe ne bone komprenis la esencon de la prop. Ni ne nur volas liveri al la anoj bonaspektan esp. gazeton, sed al tiu gazeto („S-ulo“) la LEA-oj siaflanke devas aldoni nacilingvan propagandan gazeton. Ili nur bezonas forlasi la esp. tekston en ĝi, k la tuta gazeto ilia fariĝu nur propaganda gazeto por esp-o. Tamen en Svedio oni povus post akcepto de nia prop. k ĝia efektivigo, aranĝi la aferon tiel, ke la abonantoj al la nuna LEA-organo ankaŭ plue abonu al ĝi, se tie ne ekzistas la eblo altiri ĉiujn lab. esp-istojn al sia org-o. Do tiu organo povus aperi krom „S-ulo“. Sed tiel ni povos varbi inter la LEA-anoj, por ke SAT fariĝu pli granda, pli impona ol ĝis nun. Internaciisto diris ĉi tie antaŭ kelkaj tagoj, ke SAT neniam bone plenumis sian taskon kiel interhelpa org-o, ke ĝuste pro tio estas necesa la fondo de Int-o por helpi al la malgrandaj org-oj. Sed tiun riproĉon ni ne akceptu: ni povas fari la samon per SAT. Mi havas la konvinkon, ke la plej multaj el la LEA-oj, precipe la ankoraŭ malgrandaj, konsentos pri nia prop., k kredeble ankaŭ iuj el la grandaj ĝin akceptos. Se ni povus atingi, ke preskaŭ ĉiuj LEA-oj akceptus la prop., ni povos diri, ke ni faris grandan paŝon antaŭen. La teknika flanko ja estas la ĉefa. Jam antaŭ ol ni faris la prop., ni intertraktis kun fakuloj. Ni scias, se ni atingos tion, ni eble atingos la staton de 10 000 abonantoj al ĉi tiu gazeto. Tiam ni nur bezonas duobligi la nunajn elspezojn por nia gazeto, kiun nun ricevas proksimume 2000 K-doj, k tiam eble por la duobla sumo oni povos liveri la gazeton al 10 000. Ni komisiu la P.K. de SAT interrilati kun la LEA-oj por efektivigi nian proponon.

K-do Vesels: Estas sufiĉe bonaj punktoj en tiu prop. Sed plej grava estas, ke unue la LEA-oj pridiskutu la aferon. Kaj la eldono de tiu gazeto estu neniel riska por SAT. Ĝi ekz. neniam anstataŭu k forpuŝu „S-ulo“n. Mi ne ŝatas la formon de la lasta frazo: „La LEA-oj estas devigataj varbi por SAT …“ Se ili estas amikoj de SAT, ili certe varbos sen tiu deviga formulo.

K-do Dojbler: Antaŭ multaj jaroj estis jam simila situacio en SAT; tiam la germ. LEA aldonis „S-ulo“n al sia monata organo; sed kiam la SAT-gazeto fariĝis semajna eldonaĵo, ĝi estis tro multekosta por la LEA. Kiel diris K-do Lanti, estas teknika afero. Mi aprobus ĉiumonatan informilon taŭgan por la LEA-oj, kiuj uzus ĝin kiel oficialan komunikilon por ĝeneralaj aferoj. SEA ekz. aldonus 2-paĝan folion en germana lingvo, poste „La Lernanto“n. Por la LEA-oj la rezulto estus la sama kiel ĝis nun: Nur, ke la K-doj ricevus bone redaktatan esp. gazeton, kvazaŭ ili estus aktivaj membroj de SAT, k tio estos bona interkontaktilo. Mi tute subtenas la vortojn de K-do Vesels, ke oni forstreku la devigajn vortojn ĉe la fino de l’prop. Ĉar la nuna Kgr. montris, kiom forte apogas ĉiuj ĉeestantoj la aferon de SAT.

K-do Ozere: Certe en la franca LEA principe oni ne kontraŭos la prop. Mi mem proponis en FEO, ke troviĝu en la organo ioma esp-a teksto. Mi esperas, ke en tiu formo la afero estu akceptata k ke oni per tio ne malhelpu al la SAT-eldonaĵoj. Kiu volas esti aktiva membro, tiu ankaŭ morgaŭ estu devigata aboni „S-ulo“n. Laŭ la nova prop. la LEA-oj estu devigataj uzi la novan gazeton. Sed eble kelkaj LEA-oj havas tute specialajn cirkonstancojn. Tial oni diru, ke „ĉiuj SAT-fidelaj LEA-oj uzu preferinde ĉi tiun de SAT eldonotan gazeton …“. Mi tre aprobas la alineon d), ke la aliĝo al SAT okazu nur pere de la loka SAT-peranto. Se ni sendigus la gazeton al unu sola K-do, ni ŝparus monon. Ke tio estu deviga. Cetere temas pri teknika afero, kies solvon oni lasu al la interkonsento farota inter la P. K. de SAT k la LEA-oj.

K-do Puj: En Germanio estas sufiĉe da K-doj, kiuj volonte estus aktivaj SAT-anoj, parte jam estis, sed pro longtempa senlaboreco tute ne povas pagi la kotizon. Pro nepovo pagi por la gazeto ili devas resti aspirantaj membroj. Ili ne volas esti punataj per forpreno de la voĉdonrajto. Mi opinias nepre necese zorgi pri tio, plifaciligi la aniĝon al SAT. Kaj tio laŭ mia opinio estas la celo de nia prop. Ni povas konstati, ke ekzistas kelkaj organoj ĉe malgrandaj asocioj, kiuj lingve estas erarplenaj k terure malbone redaktataj. La malgrandaj asocioj ne havas sufiĉe spertajn redaktantojn, do la lernantoj lernas tute alian esp-on ol ni. Mi eĉ diras al K-do Johanson, ke mi kredas, ke ankaŭ SLEA povus akcepti tiun prop. k ankaŭ SLEA profitus el tia bone redaktata komuna gazeto. Mi ne dezirus, ke ĉiu LEA-ano fariĝu SAT-ano, sed la SAT-rondo juĝu pri tiuj LEA-anoj, kiuj indus esti aktivaj membroj de SAT. Tial la loka peranto akceptu la aliĝon al SAT. Tiam ekz. ĉe SEA aktivaj SAT-anoj devus pagi al la peranto en la rondo, k tiuj perantoj bone scius, ĉu la koncerna K-do jam sufiĉe bone regas la lingvon por esti aktiva SAT-ano. Do tute ne timu: la gazet-afero ne rilatas al la Statuto de SAT, sed estas nur plivastigado de la Gotenburga Konvencio. Se eble ĉiuj LEA-oj konsentus, la organo eble fariĝus pli malmultekosta. Priparolu la aferon en viaj LEA-oj, viaj grupoj, k tiuj interrilatu kun la SAT-Direkcio por ĝin efektivigi. Komence ne necesas, ke ĉiuj LEA-oj akceptu ĝin. Se 2 aŭ 3 akceptus, ni jam provus eldoni tiun gazeton, k ni havus jam komunan organon. Ne forgesu, ke la nuna SAT-strukturo estas nova por la plej multaj laboristoj. Per tiu organo ni havus la eblon eduki niajn membrojn jam dekomence en sennacieca senco. Ni jam povos montri al ili, kion ni alcelas k ke ni estas sennaciuloj k kontraŭas la Int-ojn. Pro tio mi petas akcepti la prop.

K-do Johanson: Mi devas ion klarigi pri la distribuado en Svedio. Ni regule aldonas

— página 11 —

Ĉeĥoslovakio — blankterora lando?

Nur unu K-do el Ĉeĥoslovakio, K-do Koc el Plzen, partoprenis la XII-an SAT-Kongreson. Li klarigis en sia salutparolo, ke la terura mizerego malebligis al aliaj viziti la kongreson. Tamen pli da K-doj intencis partopreni, ankaŭ mi ekzemple. Jam en majo mi klopodis ĉe la polica direkcio en Plzen por ricevi pasporton k estis esplordemandata. Nur ses semajnojn poste mi ricevis oficialan leteron, en kiu oni diras: „Vian peton ni ne povas plenumi, ĉar estas supozeble, ke via vojaĝo eksterlande povus grave endanĝerigi la interesojn de la ŝtata sekuro.“ Nome, oni notu mian „kulpon“: mi parolis en unuamaja kunveno de la kompartio en Plzen pri la junulara vivo. Tio sufiĉis por rifuzi la pasporton, kvankam la kompartio en Ĉeĥoslovakio ankoraŭ estas laŭleĝa …

K. V. (17 833), Plzen.

LA AVENTUROJ DE 10 „PETROJ“ EN KANADO

La lernolibro „Petro“ spite kelkaj malbonaj flankoj¹ en la 4 unuaj eldonoj (la 5-an mi ne ankoraŭ vidis) gajnis rimarkindan popularon en tuta Norda Ameriko, kion pruvas la fakto, ke ĝis nun nur per mia mendado 400 „Petro“j enmigris Nord-Amerikon.

La granda plimulto el la lab. esperantistaro en Norda Ameriko lernis esp-on per „Petro“. En N. A. estas tre multaj urboj, kie estis antaŭ kelka tempo neniu esp-isto, aŭ nur 1—2 burĝaj esp-istoj. Granda dilemo estis por ni, kiel enplanti lab. esp. movadon en tiuj lokoj. Mi ellaboris korespondan kurson laŭ „Petro“, k mia antaŭe tre pridubita entrepreno donis tre kontentigan rezulton. Multaj izolitaj Gek-doj lernis k ankoraŭ lernas esp-on en diversaj partoj de Norda Ameriko per koresponda kurso laŭ „Petro“. En Detrojt 10-membra klaso lernis tiel esp-on en kolektivo per koresponda instruado gvidata de mi el Nov-Jorko (New York City). Ĵus nun formiĝis kelkmembra klaso en Pers Amboj, N. J., lernonta sammaniere, ĉar neniu troviĝas tie por povi gvidi la klason. En kelkaj lokoj el niaj lernintoj fariĝis veraj pioniroj de nia movado kun tia rezulto, ke lab. esp. grupetoj povis formiĝi k estas formiĝontaj tie, kie antaŭ nelonge neniu lab. esp-isto aŭ nur 1—2 obstinaj malaktivuloj troviĝis.

Antaŭ nelonge ni turnis specialan atenton al Kanado por veki tie nian komplete dormantan movadon. Sufiĉe granda poresp-a bruo estis la rezulto de agado de niaj lernintoj k de hazarde „elfositaj“ praesp-istoj. Ekzemple, K-do Lazurka, tiam tute nova lernanto, skribis: „K-do, mi ne dormos trankvile, ĝis almenaŭ 100 lab. esp-istoj estos en Montreal“. Vere, tiuj kelkaj en Montreal elvokis tiel grandan intereson, ke se kelkaj kontraŭaj fortoj ne kontraŭefikos, K-do Lazurka jam povus tute trankvile dormi. Multege da baroj malhelpegas la disvastiĝon de esp-o krom la ĉie konata kontraŭeco de iuj „tro saĝaj kompetentuloj“. Krom la hegemonio de la angla lingvo la plej menciinda estas la ekonomia krizo, kiu faris multajn gelaboristojn absolute senmonaj. Multaj tute ne povas aĉeti eĉ kelkcendvaloran libreton.

Kaj nun alia nova malamiko aperis sur la Kanada horizonto. Nia Toronta reprezentanto, K-do Gumbinger, mendis antaŭ pli ol 3 monatoj 10 „Petroj“-n. Laŭ lia deziro ni rapidege sendis, sed ili ne alvenis. Li post kelksemajna silentado de la Kanada Poŝto responde al sia esplorpostulo ricevis oficialan informon, ke la „Petro“j estas senditaj al la Otava ĉef-doganejo por supera ekzameno. Denove pasis ĉ. du monatoj, k venis informo al K-do G., ke la Otava doganestro malpermesis la importon de „Petro“j sub manifesto n-o 16 719. Oni konsilis al li pagi 17-cendan afrankon por resendi la „Petro“-jn al nia LEA-NA-Centro, ĉar alie la Kanada dogano detruos ilin. La 10 „Petro“-j tiel revenis al nia Centro post kelkmonata vagado riskinte brulmorton en Kanado pro la „danĝera“ enhavo. Sed la doganestra moŝto tre eraris malpermesinte ilin. Ili jam trafis per alia vojo en Kanadon. La malpermeso al „Petro“ en Kanado estas nur ĉenero kontraŭ la laborista literaturo. Evidentiĝis, ke en Kanado estas la sama subpremo k cenzuro kontraŭ porlaboristaj presaĵoj, kiel estas en Hungario, Rumanio k aliaj blankteroraj landoj. Oni persekutas niajn Gekdojn, kiuj korespondas kun Sovetio, oni konfiskis ĉiun literaturaĵon el Sovetio senditan al niaj Kanadaj K-doj. K-do Lazurka ofte estas police esplorata, minacata per proceso k deporto, k same pli malpli la aliaj esp. laboristoj. La kapitalista registaro perforte subpremas ĉiun signon de kleriĝemo k revolucia interfratiĝo de la Kanada laboristaro.

SAT-ano 29 (Nov-Jorko).

¹ La nova „Petro“ laŭ enhavo k amplekso estas tute alia. — Red.

Teknika rimarko por la broŝurado de la Protokolaro

Pro la nombro da paĝoj, nedivideblaj per kvar, ni devis enmeti en „S-ulo“ n-o 393 nur 10 pĝ. de la „Protokolaro“. Pro tio la pĝ. 5 k 6 estas dorsflanke presitaj per teksto de „S-ulo“. Kiu intencas broŝuri la „Protokolaron“, tiu kungluu pĝ. 5 kun 6. Tiel la „Protokolaro“ ne estas ĝenata per fremda teksto.

Por broŝuri oni procedu jene: Oni faldu la unuan (pĝ. 1—10) k la duan (pĝ. 11—18) parton. Inter pĝ. 5 k 6 oni entiru fadenon de dorse, tiel ke la nodo estas sur la dorso. Post mallonga distanco oni eltiru la fadenon k entiru ĝin inter pĝ. 14 k 15, eltiru post mallonga distanco. Post pli longa distanco sur la dorso oni denove entiru, eltiru (same kiel antaŭe) k entiru inter pĝ. 5 k 6, poste inter pĝ. 14 k 15 k denove inter 5 k 6, por fine fiksi la fadenon per nodo. Ne tiru tro forte la fadenon, por ke ĝi ne ŝiru la paperon. Tiam oni kungluu pĝ. 5 kun 6; la gluaĵon surŝmiru nur tre maldike. Poste oni gluu sur la dorson mallarĝan strion el forta papero aŭ ŝtofo, kiu fikse kunligas ambaŭ partojn k donas bonan aspekton al la broŝureto. Rekomendinda estas, unue provi la broŝuradon per alia papero.

Libersindikata Instruista Internacio pri esperanto.

La Socialista Frakcio direktis al 16 libersindikataj, kulturaj k politikaj organizoj k internacioj leteron kun 3 demandoj k kelkaj klarigoj k konstatoj pri esp-o. Jen la 3 demandoj: 1) Kiel vi juĝas pri la malfaciloj, kiuj estiĝas por la Int. Lab. Mov. per la lingvodiferencoj? 2) Kion vi opinias pri la eblo forigi tiujn malfacilojn per enkonduko de intern. helplingvo, ekz. esp-o? 3) Ĉu en via organizo esp-o estas uzata aŭ ĉu oni intencas enkonduki ĝin? Se jes, bonvolu sciigi detalojn. Ĝis nun atingis nin kelkaj tre interesaj respondoj. Ĉi sube ni publikigas unu el la leteroj.

Karaj Kamaradoj!

Vian leteron de 26. IV. 1932, ni respondas jene: 1) Estas sendube vera, ke la lingvodiverso estas granda malhelpo por la Intern. Labor. Movado. Ĝi gvidas al tempo-, mono- k fortomalŝparo pro la multaj tradukoj. Estas neeblaĵo per traduko prezenti la veran enhavon de la diritaĵo. Ĉe la kunsidoj de nia internacio, kies delegitoj opinias regi almenaŭ du eŭropajn lingvojn, ni devas konstati, ke la tradukmalfaciloj estas tre grandaj, kiam temas pri la pritrakto de profundaj temoj. Preciza traduko estas nur ebla, se la tradukanto ambaŭ lingvojn ne nur bonege scipovas, sed ankaŭ la priparolatan temon plene konas k la ambaŭlingvan literaturon pri tiu temo legis. Ni devis ekz. konstati, ke franca universitata profesoro por germanistiko skribis malsaĝaĵojn pri germanaj lernejproblemoj, kiam li raportis pri ili en franca lingvo. Estas nedubeble, ke por la Int. Lab. Mov. perdiĝas tre valoraj fortoj, kiuj pro la ekzistantaj lingvaj malfaciloj ne kuraĝas moviĝi sur internacia tereno.

— página 12 —

  1. Ni estas konvinkitaj, ke per neŭtrala helplingvo k nome per esp-o, la problemo estas solvebla. Ni fundamentas nian konvinkon sur spertoj. Ekzistas pedagogia esp-a gazeto, kiu estas legata en 42 landoj, k kiu faras eksterordinarajn servojn. Ni aranĝis dum nia lasta Somera Lernejo esp-an vesperon, dum kiu ni povis konstati, ke reprezentantoj el plej diversaj landoj povis facile interkompreniĝi.

  2. Nia internacio enkondukis esp-on kiel kongreslingvon, krom germana, franca k angla. Ĝi instigis la landajn sekciojn inter instruistoj k profesoroj aranĝi intensan propagandon por esp-o. Nia aŭstria ligo publikigas en sia gazeto esp.-kurson por meminstruo. Niaj holanda k belga ligoj aranĝas esp.-kursojn por instruistoj. Nia franca ligo (85 000 anoj) dum la venonta vintrosezono publikigos en sia gazeto esp.-kurson por meminstruo.

Kun internaciaj libersindikataj salutoj por la I.B.L. la prezidanto.

Ĉiuj Gek-doj traduku tiun ĉi leteron en sian lingvon k metu ĝin sub la nazon de tiuj gvidantoj k aliaj skeptikuloj, kiuj ĉiam ankoraŭ ne agnoskas la valoron de esp-o por la Lab. Movado. Klatilino.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

De „Ekrelo“, Leipzig:

Pijet: Barikadoj en Vieno k aliaj rakontoj. 27 pĝ. 12×17. Prezo: 0.25 mk.g.

Kelkaj tre mallongaj rakontoj el la laboristaj bataloj: la unua pri la ribelo en Vieno de somero 1927 entenas la konatajn malbonajn kritikojn de partikomunistoj kontraŭ la gvidantoj de l’II-a Internacio. Kiel prononci la vorton „nigrĉemizuloj?“

V. Molotov: Pri realigo de la unua Kvinjarplano. 64 pĝ. 12×16. Prezo: 0.50 mk.g.

Molotov en tiu ĉi raporto farita antaŭ la sovetiaj centraj instancoj liveras nombrojn rilate la industrion k terkulturon sovetian dum la jaro 1931 k disvolvas planon por la jaro 1932. Li akcentas speciale la neceson batali por la firmigo de la kolĥozoj (kolektivigitaj bienoj). La broŝuro donas ioman enrigardon en la meĥanismo de la kvinjara plano.

M. Litvinof: Parolado dum la Ĝeneva konferenco pri „senarmigo“ (12. II. 32). Trad. E. Bukatin. 18 pĝ. Form. 12×16½. Prezo: 0.15 mk.g.

La de la tutmonda gazetaro jam konigita parolado de la sovetia reprezentanto ĉe la senarmiga konferenco; pledo por plena k ĝenerala senarmigo.

Parizaj Paroladoj de Abdul Baha. El la angla eldono tradukitaj de Lidja Zamenhof. 1932. Eld. Bahaa Esp. Eldonejo, Weinheim (Baden). 104 pĝ. Form. 15×23 cm. Prezo: 2.60 mk.g.

Per la predikoj, kiujn faris la filo de l’ fondinto de la bahaismo en Parizo, li volis atentigi okcidentanojn pri tiu orienta religia doktrino, kiu venante el Mahometanio aspiras enplantiĝi en la tuta mondo, simile al „Oomoto“, la el Japanio enportata produkto. Esence ĉi tiu nova religio ne havas alian celon ol ĝiaj pli grandaj fratoj propagandataj de potencaj eklezioj: „purigo de l’homa animo“ je kostoj de la racio. La baha-anoj propagandas ankaŭ esperanton. — La traduklingvo estas klara, simpla k libera de neologismoj. N. B.

BES-a Adresaro de esperantistoj el ĉiuj landoj. 10-a eldono. 1932. Prezo: 1 sv.fk., Potŝtejn, Ĉeĥoslovakio. 80 pĝ. plus 20 anoncpaĝoj. Form. 11×14.

Kiel la ĉiujaraj eldonoj de la adresaro, kiu havas malpli statistikan ol amatoran celon (por korespondantoj, interŝanĝantoj), ĉi tiu libreto povas kontentigi la aluditan kategorion da esperantistoj.

P. Flageul: Lernolibro de Esperanta Stenografio. 4-a eldono. 16 pĝ. Form. 13×20. Prezo: 1.50 fr.fr. (1 resp. kup.)

Elementa stenografi-kurso laŭ la sistemo Duployé-Flageul.

Esperanto-kulcs. Ĉefeĉ-Ŝlosilo por hungarlingvanoj. Form. 7×10 cm. Prezo: 20 fileroj. Eldonita per la zorgoj de UEA, Ĝenevo.

Internacia Hejmo Esperantista Aspremont (Alpes Maritimes, Francio). 13 km ekster Nico, propraĵo de la esp. movado sub aŭspicio de la Internacia Centra Komitato, Ĝenevo. Fondita en 1931. Ilustrita prospekto.

Fundamento de l’Idiomo „Mondiala“ or „Nov-Esperanto“ da Antido. Tomo 1 Gramatiko ey[?] Vortaro 3-lingva). Prezo: 1 floreno internacia. Ĝenevo. 1932. 136 pĝ. Form: 12×16.

Novaj gazetoj

Proleta Voĉo, n-o 1. — 10. VIII. 32. Red. k Administr. Galileo 40, Barcelono (Sans). Oficiala organo de Prolet-esperantista Unio de Iber-Amerikaj landoj. Monata. 4 pĝ. Form. 20×28 cm. Prezo: 7.50 pesetoj (jare).

Tiu ĉi unua lab. esp. gazeto en hispanlingvaj regionoj estas la rezulto de fondkunveno de supre citita LEA (Prol. esp. Unio), kiu okazis la 19. VI. 32 en Barcelono. La redakcio salutas ĉiujn prol. esp-istojn k samcelajn organizojn sen diferenco de partitendencoj. La teksto estas parte hispanlingva, tamen pli grandparte esp-a.

La legantaro sciiĝu ankaŭ pri la apero de jenaj novaj periodaĵoj (kies unuaj n-oj jam eldoniĝis jarkomence)¹:

Amikecon. Eldonanto: Socialista Esp. Asocio (SEA). Red. Ad. Sproeck, Berlin. Form. 15×23 cm., ordinare 4-paĝa. Hektografita. Ligilo por socialistaj infanoj kun simpla, amuza, distra enhavo; pli vere instigilo ol lernilo (pro la eta amplekso).

Scienca Gazeto. Eldonanto k red. K. Fröding, Sherlok Hotel, Madison (Usono). Dumonata. 16 pĝ. Form. 14×20. La enhavitaj artikoloj povus trovi lokon ankaŭ en „LNE“ (scienca parto). Stilo k lingvo bonaj.

EKSTER NIA MOVADO

La unua peresperanta packongreso okazis samtempe kun la 24-a Universala Esp. Kongreso en Parizo kun 8 laborkunvenoj pri la plej malsimilaj pac-idearoj (kiel ribelo dum milito, pac-edukado, senarmila pac-armeo, militifuzo, Tuteŭropo, ktp). Celo de l’kongreso estis montri la gravan danĝeron de opinidiverso de l’pacistoj pri la pacrimedoj, k la utilon de esp-o.

¹ La eldonantoj bv. pardoni la prokrastan mencion, pro tio ke ne restis loko dum la lastaj monatoj por la rubriko „Tra la Esperanta Gazetaro“, en kiu ni volis priparoli tiujn eldonaĵojn.

La framasona loĝio de la respubliko Kolombio decidis inviti ĉiujn loĝiojn en la tuta mondo akcepti esperanton.

La centra organizo de Turismo en Estonio (ŝtate subvenciata) uzas sukcese esp-on k decidis eldoni turist-afiŝojn ankaŭ en esp-o k plie esp-ajn glumarkojn.

NIA POŜTO

17 418. — Via artikolo aperos tuj kiam eble. Ni miras pro via supozo, ke la koncerna artikolo aperis, tial ke ni aprobas ĝian enhavon. Bonvolu do noti, ke ni rilatas lojale al ĉiuj tendencoj el la klasbatala lab. movado, tial ke por ni Statuto k deziresprimoj de kongresoj ne estas ĉifpaperaĉoj. — E. L.

MEMORNOTO

Pri la SAT-Kongreso raportis:

Sozial. Arbeiter-Ztg. (SAP), Berlin, 18. 8., Metallarb. Ztg., Berl., n-o 32, Münchener Post, 17. 8., Het Volk, Amsterd., 17. 8., Signalen, Stokh., 25. 8., Socialdemokraten k Arbetaren, Stokholmo, en aŭg., De Fakkel, Amsterd., aŭg.

Prisper. artik. k notojn enhavis:

Münchener Post, 26. 7., 9. 8., Volkswacht, Regensburg, 26. 7., Fränk. Volkstribüne, Bayreuth, 26. 7., 5. 8., 15. 8.

KORESPONDADO

Unu enpreso, simpla trilinia anonceto kostas 0,80 mk. g., ĉiu plia linio 0,50 mk. g. — Grandaj anoncoj kun kadro: po kv. cm. kostas 0,20 mk. g.

BRITIO

Gekorespondantojn ĉiulandajn dez. „Laborista Esperanto Klubo“, Trades Hall, Carlisle.

GERMANIO

4 K-doj dez. koresp. kun eksterl. Gek-doj el la tuta mondo. Adr.: K-do Erich Espenhain, Hohe Str. 8, Altenburg/Th.

K-do E. Wagner, Hoffnung 26, Suhl/Turingio, kĉl, pri interesaj temoj, L, PM, fotoj.

K-do Kaspar Mayer, Lenaustr. 12, Heidelberg/Neckar, kĉl, pri ĉ. temoj.

HISPANIO

„Socialista Esperantista Grupo“, str. Piamonte 2, Madrid, dez. koresp-adon kun socialistaj Gek-doj.

NEDERLANDO

K-do Joh. H. Marsé, Levendaal 26-a, Leiden, interŝ. PM kĉl. Resp. garantiata.

PORTUGALIO

K-do Aŭgusto, R. dos Flanqueiros 100, Lisboa, kun eksterl. K-dinoj.

USONO

Adresŝanĝoj: — K-dino Herta Carstens loĝas nun: 58—29 — 43 Ave., Woodside, L.I.N.Y. — K-do G. J. Kroes loĝas nun: 2629 Sedgwick Ave. Bronx, N. Y.

[REKLAMO p.12] Ekspozicio — Varbvespero! 1.—2. oktobro) Ni petas ekzpoz. materialon k salutkartojn por nia okazonta ekspozicio. Unufoja resp. estas garantiata. Adr.: B. M. Eerdmans, Hillegersberg (Holando).

ENHAVO

paĝo
Sub la pugno de Musolini 239—240
La unua somerlernejo en Hispanio 240
Protokolaro 241—244
En tendaro de junaj Leninanoj 245
Por nia medito 245
Tra Esperantio 246—248

Presejo Oscar Wettig, Gelnhausen (Germanio)

— página 13 —

SENNACIULO 245

EN TENDARO DE JUNAJ LENINANOJ

(Bildoj el la vivo de la rusa laborista infanaro)

[BILDO p.13 | 6,12,40,32] Junulo kun nuda brusto blovas longan trumpeton.

La junpionira movado en USSR, kiu nuntempe havas en siaj vicoj kelkajn milionojn da infanoj, alcelas altiron de vastaj infanamasoj al partopreno en la socia vivo de la soveta lando k edukon de la infanaro en proleta tendenco. Krom la amasa laboro en lernejoj k kluboj, krom partopreno ĉe la amasa, kultura k eduka laboro de la plenaĝaj K-doj, la junaj pioniroj havas ankoraŭ unu rimedon por eduko k sanigo. Tio ĉi estas tiel nomataj someraj tendaroj. Ĉiujare multaj pioniraj taĉmentoj (taĉmento estas la organizformo de la pionira movado) veturas el urboj k pasigas po du, tri k pli da semajnoj en belaj lokoj, proksime de vilaĝoj, inter arbaroj k kampoj, ĉe riveroj. Tie ĉi ne estas tendaroj en la plej vera senco de la vorto. La infanoj ne loĝas en tendoj. La skolta ludado je sovaĝuloj restas en la pasinto. La pioniraj tendaroj alcelas sanigon k plifortigon de la proleta infanaro, k tial necesas, ke la infanoj loĝu en bone kovritaj domoj, havu bonan gardon antaŭ la pluvo k malvarmo. Necesas trankvilo k ripozo, necesas, ke la infanoj bone dormu k manĝu, ke la tagordo en la tendaro sukcesigu la plenumon de la taskoj de la tendaro. Tial la pioniroj arangâs sian somerloĝejon en lignaj aŭ ŝtonaj konstruoj, kie estas pli facile krei firman labor- k edukplanon k ĝin plenumi. Nur laŭ la malnova kutimo restas en la junpionira lingvo la bela, romantika vorto „tendaro“.

Kutime elveturas tendaren taĉmentoj el 50—200 infanoj. Siajn sidejojn la taĉmentoj havas ĉe fabrikoj, oficejoj ktp. k rimedojn por aranĝo de tendaroj donas koncernaj organizoj, kiel sindikatoj, kooperativoj, entreprenoj mem — parton de la necesa sumo pagas la gepatroj de la infanoj veturontaj. La tendaroj ĉiam faras grandan ĝojon por la 10—14-jaraĝaj ŝtatanoj de Sovetio. La sekvontaj linioj prezentas bildon pri la nunjara tendaro de la junpionira organizo ĉe la telefona fabriko „Lenin“ en la urbo Niĵni-Novgorod.

*

La taĉmento forveturis la 2-an de julio. Ĉiuj infanoj kunvenis kun siaj aĵoj en la lernejo de la urbeto Miza (la urbeto troviĝas ĉe la dekstra bordo de la rivero Okà je distanco de 8 kilometroj de Niĵni-Novgorod. En la urbeto estas la telefona fabriko supre menciita. Ĉe Niĵni la Okà enfluas la riveron Volga). Multajn infanojn akompanis iliaj gepatroj. De Miza ĝis Niĵni la taĉmento veturis per vaporŝipeto. La mallonga tempo, dum kiu oni atendis en la urbo ĝis la forveturo, por la senpaciencaj infanoj ŝajnis esti senfina. Sed jen alvenas al la alŝipiĝejo granda vaporŝipo „Puŝkin“, kiu veturas inter Niĵni k Astraĥan, k la taĉmento adiaŭas la urbon. Oni veturis nokte. Pluvis. La ŝipo alproksimiĝis al la tendarloko.

La loko troviĝas en Vorotinska regiono de Niĵni-Novgoroda lando je distanco de 180 kilometroj de Niĵni. La vilaĝo Fokino, ĉe kiu estis aranĝita la tendaro, troviĝas sur la dekstra — alta k kruta — bordo de l’Volga. La komenco de la krutaĵo ne estas dense ĉe la akvo, sed je kelka distanco de ĝi. Ĉe la rivero vastiĝas granda sabla zono. La sablo estas pureflava k kelkloke kreskas grandaj arboj. Antaŭ 50 jaroj la rivero fluis ĉe la krutaĵo mem k la sabla zono ne ekzistis.

La vilaĝo kuŝas ĉirkaŭ profunda terkavo, kiu havas formon de hufofero k kiu iras tra la tuta vilaĝo. La domoj staras supre k malsupre ĉe la montobazo. Entute la vilaĝo havas 800 domojn. Ĉio estas ĉirkaŭita de belaj ĝardenoj. La terkavo, bordo, vilaĝo — ĉio estas kovrita de pom- k aliaj fruktarboj. Preskaŭ ĉiu kamparano havas 3—4 ĝardenojn. La ĝardenkulturado estas la okupo de la kamparanoj. En la vilaĝo estas konfitejo, kien la kamparanoj liveras berojn k pomojn. Ekzistas ankaŭ agrikultura kolektivo, kiu unuigas 172 mastrumojn.

Do ĉi tie devis la 89 junaj pioniroj (infanoj de la laboristoj de la telefona fabriko) pasigi la tendartempon.

En Fokino la taĉmento albordiĝis je la 3-a matene. La ŝipon ĝi forlasis ĉe la alŝipiĝejo Raznetje sur la alia riverbordo kontraŭ Fokino. Tre pluvis. Necesis transveturi al la alia bordo. De la estraro de lignosegejo, kuŝanta ĉe rivergolfo, oni ricevis eksplodmotorŝipon por la transveturo. Je la 6-a matene ĉiuj jam estis sur la alia bordo. Tie jam atendis ĉevalveturigiloj el la agrikultura kolektivo, kiujn venigis la taĉmentestro, kiu pli frue en boato transveturis la riveron. Atendis ankaŭ membroj de la mastruma komisiono de la tendaro (junkomunistoj), kiuj depost kelkaj tagoj jam estis sur la loko por organizi la tendaron.

La komisiono preparis 2 domojn (lernejojn), sed ili ne sufiĉis, tial oni devis post la alveturo de la taĉmento okupi ankoraŭ unu domon (estintan kulakan domon). En unu lernejo k la kulaka domo oni aranĝis dormejojn, por kio estis faritaj lignaj litoj. La infanoj estis dispartigitaj je du taĉmentoj k oni enlokigis ilin en la domoj taĉmentmaniere. En la alia lernejo estis aranĝitaj kuirejo, provizejo, manĝejo, klubo k sidejo de la tendarstabo (tendarestraro). Antaŭ la domo estis elfosita linio (kaveto, laŭ kiu matene staris la pionirvicoj), starigita stango por flagleviĝo, faritaj ebenaĵoj por ludoj k korpkulturaj ekzercoj.

Dum la unuaj tagoj oni havis kelkajn malfacilojn. Mankis du laboristoj por la kuirejo, ili alveturis nur la 11-an. Pro pluvo dum kelkaj tagoj oni ne havis pajlon por aranĝi litojn.

La manĝaĵprovizado estis organizita bone, malgraŭ tio, ke preskaŭ ĉiujn produktojn (butero, faruno, sukero, grioj, fiŝoj ktp.) oni liveris el Niĵni. Lakton oni aĉetis en la vilaĝo. Por havi viandon oni aĉetis du bovinojn k unu ŝafon, kiujn oni dum la tempo buĉigis. Terpomojn k aliajn legomojn oni aĉetis ĉe la kamparanoj. Panon por la tendaro bakis ankaŭ kamparanoj. La manĝaĵoj estis la plej diversaj, tion ĉi multe helpis la abundo da fruktoj. Kalorienhavo estis 3850 anstataŭ necesaj (minimumo) 3500.

Daŭrigo en la venonta n-o.

Vaganto. (Verkita laŭ rakontoj de tendarpartoprenintoj).

POR NIA MEDITO.

La unuopa homo ĉiam havas la liberon sekvi al sia konscienco, k ne ekzistas ia potenco en la mondo, kiu povus ĝin deturni de tio. Do, en tiu senco, la konscienca libero estas fakte nedifektebla. Kaj estas nur elturniĝo de moralaj malfortuloj, senkulpigi sin pro la manko de etika decidemo, pretekstante la malhelpojn, kiujn kaŭzas la ekstera leĝaro.

Leonard Nelson en „Politiko“.

*

Dsi Hia estis oficisto de Gi Fu k demandis pri la ĝusta maniero de l’ regado. La majstro respondis: „Oni ne deziru tujajn sukcesojn k ne celu malgrandajn avantaĝojn. Se oni deziras tujajn sukcesojn, oni sukcesas nenion profundan; se oni alcelas malgrandajn avantaĝojn, oni ne realigos grandan taskon.“

Kung Fu-tse, „Lun Yi“.

Menciu nepre esperanton ĉe represigo de artikoloj esper.-devenaj!

— página 14 —

246 SENNACIULO

TRA ESPERANTIO

Gazetaro k Radio pri nia XII-a Kongreso

Inter la K-doj, kiuj scipovis bonuzi la okazigon de la SAT-Kongreso por propagandaj celoj, troviĝas unuavice la svedaj. En tri sinsekvaj n-oj de „Arbetaren“, la grava ĉiutaga ĉeforgano de la Sindikataro, aperis detalaj artikoloj k eĉ la foto de la kongresintoj sur la unua paĝo.

Ankaŭ la ĉiutaga grava „Social-Demokraten“ raportis detale en du n-oj pri nia Kongreso k publikigis la foton. La sveda fervojista gazeto „Signalen“ enhavis ankaŭ tre ampleksan prikongresan raporton.

Niaj holandaj K-doj sukcesis aperigi en la socialdemokrata ĉeforgano „Het Volk“ (La Popolo) unue kongresraporton k sekvantan tagon grandan foton pri la 72 nederlandaj partoprenintoj antaŭ la kongresejo. La 21-an de aŭgusto la sekretario de la nederl. LEA raportis pri la kongreso holandlingve antaŭ la mikrofono de la laborista VARA-radiostacio. En la organo de l’Sendependa Socialista Partio „De Fakkel“ (La Torĉo) ankaŭ aperis interesa (esp. lingva) raporto.

El la kongreslando ni estas sciigitaj, ke aperis raportoj pri la kongreso en la centra organo de la Socialista Lab. Partio (S.A.P.), en la Munĥena soc. demokrata gazeto k en la tutlanda ISK-gazeto „la Fajrero“; krome ni trovis en la Ŝtutgarta soc. dem. gazeto dum la kongresa semajno ĉiutage raporton pri la okazo, k grandan salut-artikolon (parte en esperanto) en la komunistopozicia „Arbeiter-Tribüne“.

Ankaŭ en la ĉefaj esperantistaj gazetoj neŭtralaj „Heroldo“ k „Esperanto“ aperis konciza artikolo pri la kongreso, same en „La Socialisto“ (Vieno) troviĝis raporteto sur la unua paĝo de l’septembra n-o. „Svenska Arbetar-Esperantisten“ komencis enpresigi raporton, kiu jam plenigas tutan paĝon en la septembra n-o.

Ĉu pli da K-doj eluzis la favoran propagand-okazon por almiliti la gazetaron? Ni ĝin esperas k petas laŭeble informi nin pri tio, por ke ni povu doni iom ĝustan bildon pri la radiado de nia kongreso k la gazetara propagando farita.

AVERTO

La Nederlanda LEA atentigas, ke la mondvojaĝo de 2 el ĝiaj anoj (Kroonder el Amsterdam k Captein el Scheveningen) ne estas aranĝita de la LEA, sed de la vojaĝantoj mem. La LEA do ne estas responda pri la vojaĝo nek pri la vojaĝantoj.

En la nomo de la estraro: A. Veen, sekr.

Ĉe la Laboristaj Esperanto-Asocioj

VI-a Kongreso de S.L.E.A.

La Sveda Lab. Esp. Asocio okazigis sian sesan kongreson la 23./24. julio en K a r l s t a d. La kongreskomitato faris bonegan laboron. Pli ol 300 personoj ĉeestis la solenan malfermon. Interalie la prezidanto de SEA, K-do Puf, k K-doj el Aŭstrio k Ĉeĥoslovakio salutis. Vespere okazis ekskurso al Tynäs. El la agadraporto de l’ estraro estas menciinda luo de speciala ejo por la asocia laboro, distribuo de cirkuleroj al filioj de faksindikatoj, per kio estis varbataj 38 novaj organizoj kiel subtenantaj anoj. Membrostato (20. julio 1932) — 589 aktivaj k 92 subtenantaj anoj. Eldonkvanto de la gazeto: 2 000 ekz-oj (de la somera propagandeldono oni presis 4 000). De komenco de l’venonta jaro la formato de l’gazeto estos pli granda. Kelkaj novaj librovendantoj funkciis. La raportoj de la estraro k revizantoj estis aprobataj post mallonga diskuto. Post reelekto k novelekto de anoj por la Plenum-Komitato k landa reprezentantaro k reelekto de la gazetredaktoro (K-do John Johanson) la kongreso laŭorde finiĝis.

Laŭ „Svenska Arbetar-Esperantisten“, n-o 8.

[BILDO p.14 | 37,39,67,60] Granda halo plena de kongresanoj; sur la scenejo pendas standardo kun surskribo kontraŭ faŝismo kaj reakcio.

XII-a Kongreso de SAT. Dum laborkunsido en la kongreseja salonego.

I-a Kongreso de P.U.I.L.

La Prolet-esperantista Unio de Iber-Amerikaj landoj aranĝis sian fondkunvenon la 19. junio en Barcelono. Ĉeestis 25 K-doj, el kiuj kelkaj estis delegitaj de diversaj grupoj. La organiza sekretario K-do Sender skizis la diversajn malhelpojn por la fondo de proletesp-ista organizo en Hispanio, ĉar tia jam delonge estis planita. La Madridaj K-doj lastmomente pro politikaj malfacilegaj cirkonstancoj ne povis plenumi la koncernajn laborojn; tial kreiĝis organiza komitato en Barcelono. Oni decidis pri eldono de gramatiko k vortaro, elektis Centran Komitaton el 21 K-doj k Kontrol-Komitaton el 3 K-doj (en Sabadel). Oni decidis krei infan-sekciojn k labori inter virinoj k fiksis fine la kotizojn.

Laŭ „Proleta Voĉo“, n-o 1.

Internacia konferenco de I.F.E.T.T.

La 11-an de aŭgusto okazis en Praha la 1-a konferenco de Internacia Federacio de transport- k trafikistaj esperantistoj (IFETT), kiun malfermis la prezidanto K-do Slezak. K-do Berdan (sekretario) raportis pri la laboroj de l’Internacia Oficejo. Formiĝis ĝis nun 6 landaj asocioj (en Aŭstrio, Nederl., Norvegio, Portugalio, Svedio, Svisio). En aliaj landoj IFETT havas „asesorojn“ (maltrafe elektita termino! — Red.), kiuj klopodu ankaŭ tie formi landajn sekciojn. K-do Klatil parolis pri lingvaj malhelpoj ĉe la kongreso de ITF (Transportlab. Internacio), en kiu manifestiĝis la urĝa neceso de esperanto por la sindikata movado. Fine oni aprobis projekton por regularo. La nederlandanoj transprenis la Internac. Oficejon, kiun la aŭstrianoj rifuzis pro trookupiteco.

Laŭ „La Socialisto“, n-o 9.

Esperanto — la unua lingvo en A.B.F.¹

Ne malpli ol 4 406 studrondoj laboris dum la sezono 1931/32 en la Lab. Kleriga Asocio, k en ĉi tiu jaro esperanto fine venkis la anglan k okupis la unuan vicon de lingvoj lernataj en A.B.F. Jena tabelo spegulas la staton:

1930-31 1932-32
Esperanta 299 432
Angla 303 344
Germana 89 115
Franca 4 9
Rusa 1 1

La vizito al la esp. studrondoj estis meznombre 15, dum ordinare oni kalkulas por studrondo nur 12 personojn. Sekve la lernantaro ĉe A.B.F. pasintjare estis preskaŭ 6500.

Laŭ „Svenska Arbetar-Esperantisten“, n-o 8.

¹ Laborista Kleriga Asocio en Svedio.

Vi povas fari gravan servon al nia movado, plivalorigante la sciencan bibliotekon de SAT. Tiucele vi ebligu la eldonon de

Fremdvortoj en Esperanto

de P a ŭ l o N e e r g a a r d

per antaŭmendo de unu aŭ kelkaj ekz-oj. La eldono estas certigata, se venos almenaŭ 300 antaŭmendoj. La prezo estas 1 krono dana k la pago postulata nur ĉe la apero de la libro. Ne prokrastu fari vian antaŭmendon, skribante al

D a t e s B o g t r y k k e r i Gl. Kongevej 13, K o p e n h a g o V (Danio)

— página 15 —

4 LA LERNANTO

Trafa respondo.

La angla aktoro Bari Seliven (Sullivan) ludis iam la reĝon Riĥardo la III en la samnoma dramo de Ŝekspiro. Ĉe la vortoj: „Ĉevalon, ĉevalon, reĝolandon por ĉevalo!“ voĉo kriis de la galerio: „Kial ĉevalon? Ĉu ne ankaŭ povus esti azeno?“ Seliven turnis sin al la galerio k respondis: „Nu bone, venu malsupren al la scenejo!“

*

La rajto de l’granda spirito.

La fama franca aktoro Talma sidis iun tagon apud malgranda lago en Bretonio k fiŝkaptis. Ekaperis tra la arbetaĵo viro k ekinsultis kontraŭ li: „Kiun rajton vi havas por ĉi tie fiŝkapti?“ Talma rigarde fiksis lin de supre ĝis malsupre k respondis malestime: „La rajton de la majesta, genia spirito super la malsupera, aĉetebla kreitaĵo!“ Post tiuj vortoj la kampara gardisto foriris, dirante: „Pardonu, sed finfine oni ne povas koni ĉiujn novajn leĝojn!“

POR NIA DISTRO

Solvoj el la antaŭa n-o:

Problemo: Ŝi havis 63 ovojn. — Transformo: VENDO, mendo, mondo, mordo, MORTO. — NESTO, festo, fosto, fonto, FONDO.

Liter-enigmo.

Al ĉiu litero respondas unu cifero. Eltrovinte la diversajn vortojn (horizontale), oni legos en la unua vertikala vico vorton, kiu signifas: Postdiskuta esprimo de opinio de grava instanco.

1 5 2 1 2 8 10 11 2 = Danĝera riverbesto 2 11 10 4 12 5 1 10 2 = Regosistemo 3 12 4 12 7 12 1 10 = Urbo en Japanio 4 5 6 3 11 12 3 8 2 = En la plej alta nordo 5 6 11 10 4 10 6 9 12 = Koncernas la kredon al supernaturaj aĵoj 6 4 12 11 10 4 2 = Nivelado 7 10 3 9 6 5 12 = Verama 8 5 6 7 8 6 3 2 = Urbo en Germanio 6 1 7 9 6 11 6 3 9 2 = Moŝta titolo 9 10 11 10 3 8 5 2 = Longforma, ronda korpo 10 3 8 10 12 3 2 = Amerika indiĝeno 12[?] 10 12 1 2 3 2 = Kleriko 13[?] 5 8 10 3 12 5 12 = Normala, kutima

Humoro

A ŭ s k u l t i t e ĉ e l a s t r a t a n g u l o

— Fulmotondro! Karlĉjo, vi sukcesas! Kiel vi perlaboras nun la monon? — Jen, mi memstariĝis. Grandioza afero. Ligno pogrande! — Kio? Ci, Karlo, kiel simpla laboristo? Ĉu funkcias la negoco? — Tutege. Ĉiutage minimume mil pecojn da ligno! — Ulo! Karlĉjo! Kiajn lignaĵojn do komercadas vi? — Simplega afero: Alumetojn!

Loeffel-Lajpcig.

— Ĉu tio ne ĝenas esti maldekstramanulo? — Ne, ni ja ĉiuj havas iajn etajn propre-[ojn. — Ne mi. … — Ĉu vere? — Ĉu vi eble ne kirlas en la taso per la dekstra mano? — Kompreneble. — Jen vi vidas mem — tio estas via eta propreco. Ĉiuj aliaj homoj kirlas per kulero.

*

Ĉ e l a r e k r u t r e v i z i o.

Ĉe la revizio ia junulo gestadas per la manoj al siaj oreloj por komprenigi, ke li estas surda. La kuracistoj, kiuj suspektas lin pri ŝajnigado, provas lin paroligi per ĉiaj insidaj demandoj. Ĉio restas vana: eĉ la tiktakon de iu poŝhorloĝo, kiun oni metas al lia orelo, li ŝajne ne povas aŭdi. Finfine la ĉefkuracisto, perdante la paciencon, eksplodas: „Deklaru do simple, ke vi estas surda,“ li krias furioze.— „Ja jes, k ankaŭ muta,“ diras la juna rekruto.

*

A p l o m b o

Profesoro: Mi tute ne povas doni al vi ateston pri frekventado: vin mi neniam vidis en la aŭditorio. Studento: Ho pardonu! Via profesora moŝto certe prenas min por iu alia.

*

E n l a p r u n t a b i b l i o t e k o

Servistino: Mia sinjoro petas pri io tremiga, terura. Ĉi tiu libro, kiun mi redonas, estas nenio por li. Komizo: Neeble; tamen la haroj hirtiĝas al ĉiuj ĉe la legado de ĉi tiu verko. Servistino: Jes, tio povas esti, sed sciu, ke mia mastro estas senhara.

*

Ĉ e l a e k z a m e n o

Profesoro al iu tro silentema kandidato: „Kiun parton de la fiziko vi plej bone lernis?“ Studento: „La magnetismon.“ Profesoro: „Nu, ĉu vi konas la deklinacion (dekliniĝon) de la magneta nadlo?“ Studento: „Nominativo, la nadlo; genitivo, de la nadlo; dativo, al la nadlo; k akuzativo, la nadlon.“ Profesoro ridante: „Bone, tio sufiĉas.“

H. B.

[REKLAMO p.15] Kursgvidantoj k lernantoj same urĝe bezonas la du instru-verkojn eldonitajn de SAT PETRO (nova eldono) 116 paĝoj — Prezo: 1.— mk. g. UNUA LEGOLIBRO 104 paĝoj — Prezo: 1.— mk. g. Ambaŭ libroj estas riĉe ilustritaj. Administracio de SAT, Colmstrasse 1, Leipzig O. 27.

— página 16 —

7-a JARO. N-o 9 — MONATA ALDONO AL SENNACIULO — 15. IX. 1932

La Lernanto

REDAKTEJO: 14, av. de Corbéra, Paris XII-e :: ADMINISTREJO: Kolmstrato 1, Leipzig O 27

La idioto, kiu ridas

Kiel ŝafaro la homamaso interpuŝiĝas malantaŭ la baraĵoj de la soldatoj. Stultega, pacienca, ĝi atendas depost longa tempo, ke oni elmontru ĝin, la idolon forĝitan laŭ ĝia modelo. Depost la kvara matene la malfeliĉaj soldatoj frotbriligas zonojn, butonojn, ŝuojn ktp. La punoj de la (sub)oficiroj pluvis. Sed duoblan porcion da vino k kafo oni hodiaŭ ricevas. La granda revizia parado tuj komenciĝos. La princo Umberto, filo de l’reĝo Vitorio Emanuelo de Italio, ekaperos. Atentu! Jen li. La tamburoj bruas, la fanfaroj sonoras. La homamaso kriaĉas duonfreneze. La ĉarma princo pasas fiere.

[BILDO p.16 | 32,41,64,63] Karikaturo: kapo de ridanta viro kun alta ĉapo kaj larĝe malfermita buŝo.

Lia brusto ŝveligita pro gloramo jam estas kovrita de „ladaĵaro“. Li havas orajn galonojn, plumbalailon sur la kapo, k infanaĉan ekridon ĉe la lipoj. Ĉirkaŭate de profunda respekto k senlima admiro li malaperas en nubo de gloro, kiel la belaj militistoj de la mistikaj Vagneraj legendoj.

Estas la fino. La kurtenego estas falinta antaŭ tia ridinda k bedaŭrindega komedio.

Je la dua akto, ni vidas la princon Umberto, la estontan reĝon de Italio, kun okulo enŝovita en la truo de iu seruro, k poste kun rideksplodego de ĝojo. Kial? La italaj oficiroj, kiuj havis la okazon koni el intimo la reĝidon, lumigas nian komprenpovon. Ili nomas lin „La idioto, kiu ridas.“ Kaj por bone certigi nin, ke la italaj oficiroj tute ne malpravas, usonaj ĵurnaloj laŭ korespondanto de „Asociita Gazetaro“ (Associated Press) de Torino, donas al ni specimenojn pri tre spritaj ŝercoj, kiujn la distinginda k ĉarma princo Umberto kutimas fari al siaj gastoj:

— Iun nokton, strangaj bruoj estis vekintaj dormantan gaston. Ĉi tiu ekvidis en mallumo nepriskribeblan estaĵon, kiu furioze dancadis en lia ĉambro. Ŝvitante k tremadante pro teruro la gasto leviĝis k eklumigis la lampon. Estis kato, kiu eksaltadis tra la ĉambro, k al kiu la princo gluis ĉe la kvar piedoj kvar duonojn da nuksoŝelo.

Unu gastino sciigis al iu, ke ŝi estas timanta la fantomojn. Ŝi ankaŭ iun nokton estis vekata de strangaj bruoj. Post longaj minutoj da intensa ektimego, ŝi povis konstati, ke kokido estis enmetita en kukoŝranko, kiu staris ĉe unu angulo de la ĉambro . . .

Dum balo aranĝita en reĝa palaco, la ĉarma princo kudrigis la manikojn de la manteloj apartenantaj al multaj gastinoj, k vespere malfrue, kiam estis veninta la momento por foriri, nia aminda reĝido freneze sin amuzis k rideksplodegis vidinte la gastinojn incitiĝi k eĉ koleriĝi, kiam ili ne povis surmeti siajn mantelojn.

Hamleto.

Ju pli da abonantoj havos S e n n a c i u l o, des pli da potenco havos S A T. Abonu k abonigu ĝian organon, se vi sincere k inteligente deziras la prosperon de la laborista esperantista movado.

— página 17 —

2 — LA LERNANTO

La potenco de l’aŭtoritatoj!

J. Burger.

I.

Petro post ebria stato tre malsane pentas nun. La edzino prave diras: „Jen nur laŭnatura pun’; ne trinkante alkoholon agus pli prudente vi!“ Petro krias: „Laŭ raci’ estus tio, — jes, — sed kie skribas tion la Bibli’!“

II.

Karl’ pro elegantaj ŝuoj havas kalojn ĉe pied’; multan monon jam elspezis li por kontraŭ-kal-rimed’. Jen amiko: „Portu ŝuojn larĝajn: — kaloj estos for! Karl’ respondas: „Je honor’, — simpla vero, — jes, — sed tion ne jam diris profesor’!“

III.

Post milito plendas laŭte pro viktimoj patriot’, sed postulas novmiliton stulte en naci-hipnot’. Iu diras: „Kial pledas vi ne por pac-ideal’?“ Li kun miro: „Laŭ moral’ estus tio, — sed pri paco ne parolis general’!“

IV.

Dum kongres’ internacia, — grava por mondproletar’ — oni aŭdis tridek lingvojn, — nomis tion solidar’. „Kial ne en esperanto?“ — mire tuj demandis mi. Diris ano: „Laŭ raci’ estus tio, — jes, — sed por ĝi ne decidis la Parti’!“

Stratkantantoj

En la urbo la senlaboreco kreis novan profesion: la stratkantadon. Antaŭ kelkaj jaroj tiu kutimo komenciĝis. Senlaboraj junuloj, kiuj ne plu ricevas la monsubtenon, ĉirkaŭvagas en la stratoj, eniras domkortojn k tie kantas aŭ muzikas. El tiu aŭ tiu ĉi fenestro flugas moneroj teren, unu el la kantantoj kaptas ilin dankante k interrompante la prezentadon. Unue nur sporade tiuj gastoj aperis en la domoj, sed baldaŭ pro konstanta kresko de l’senlaboreco la stratkantado oftiĝis. Ne nur junuloj, ankaŭ plenkreskuloj provis tiel akiri iom da mono anstataŭ almozpetadi. Ne nur unuopuloj, ankaŭ duetoj, trioj k kvartetoj estas renkonteblaj, kiuj krom la propra voĉo uzas violonojn, tirharmonikojn k trumpetojn. Tutaj orkestroj formiĝas. Oni aŭdas la plej diversajn kantojn, de sentimentalaj popolkantoj de l’pasinteco ĝis la modernaj furoraĵoj el la lastaj sonfilmoj. De frumatene ĝis vespere stratoj k kortoj estas plenigitaj de kantado, jen gaja k freŝa, jen raŭka aŭ ploreca. Unu grupo sekvas la alian k la loĝantoj, kvankam tuŝitaj de la kantanta mizero, ne povas donaci al ĉiuj, ĉar ĉiu familio havas almenaŭ unu senlaborulon. Precipe en laboristaj distriktoj svarmas la stratkantantoj; la vilaoj (unufamiliaj domoj) de riĉuloj ja estas fermitaj k gardataj de mordemaj hundoj. Sed la proleta koro ne rifuzas mizerfratojn k el malmultaj moneroj sumiĝas dum la tago la kostoj de modestega vivtenado . . .

Jen stranga spektaklo! La kapitalisma ekonomio ruiniĝas k en la proletaj kvartaloj senĉese eksonas kantado k muzikado. „Vieno, la urbo de l’kantoj“, oni iam diris en la mondo, sed la senco aliiĝis. Ne plu operetoj de sata burĝaro stampas la fizionomion de la urbo ĉe la Danubo, sed la panakira kantado de senhavuloj.

Stratkantantoj, kantadu! Vi estas la heroldoj de estonta epoko, sub viaj kantoj naskiĝos nova socio!

F. S., Vieno.

Ni kreskas el fero

Rigardu! Mi staras inter ili: stanmaŝinoj, marteloj k inter cento da Kamaradoj. Supre estas fera vasto. Flanke etendiĝas stangoj k karbujoj.

Ili leviĝas sur dek metroj. Kurbiĝas dekstre k maldekstre. Kuniĝas en kupoloj, kiel ŝultroj de grandegulo, tenas tutan feran konstruon.

Ili estas celantaj [?], ili estas larĝaj, ili estas fortaj. Ili pretendas ankoraŭ plian forton. Mi rigardas al ili k rektiĝas. En la vejnojn fluas nova fera sango.

Mi kreskas ankoraŭ.

Ĉe mi mem kreskas ŝtalaj ŝultroj k senfine fortaj brakoj. Mi kuniĝis kun la fero de l’ konstruo.

Mi leviĝis.

Mi puŝas per la ŝultroj la kupolon, suprajn stangojn, tegmenton. Piedoj miaj estas ankoraŭ sur la tero, sed la kapo pli altas ol la konstruo. Mi ankoraŭ malfacile spiras pro tiuj ĉi nehomaj penoj, jam krias:

— Parolon mi petas, Kamaradoj, parolon!

Fera eĥo kovris miajn vortojn, la tuta konstruo tremas ekscitite. Mi leviĝis ankoraŭ pli alten, mi jam estas apud la tuboj.

Kaj ne rakonton, ne parolon, nur unu, mian feran mi krios:

— Venkos ni!

Elrusigis Gala Petrova, Novosibirsk.

Fariĝu bonaj esperantistoj!

Irante laŭlonge de la stratoj, en ĉiu momento mi renkontas la produktojn de la moderna reklamo. El grandegaj, strangaj, ofte lumantaj literoj iĝas kriegantaj vortoj, kiuj haltigas la preterpasantojn. Lertaj fakuloj konstruas frazojn el tiuj vortoj k klopodas

— página 18 —

LA LERNANTO — 3

(ne malofte vere sukcesas) konvinki vin, ke la nigro ja estas blanko, k ke tiu sensignifa bagatelaĵo estas utila; vi nepre bezonas ĝin! Ĵus mi legas en la fenestro de iu vendejo: „Via vivo estos pli valora, se vi lernas fotografi.“ Bedaŭrinde mi ne estas fotograf-amatoro. Do, kion mi faru, por ke ankaŭ mia vivo estu pli valora, pli enhavoriĉa? — Subita feliĉa ekpenso! Vi estas ja esperantisto, aŭ — almenaŭ, vi aliĝis al la esperanto-movado. Ĉu vi bezonas lerni fotografi? Tute ne! Rememoru ĉiutage, ke vi estas SAT-ano; klopodu plenumi vian devon: „Dediĉu ĉiutage dek ĝis dek kvin minutojn“ (eĉ eble multe pli!) „al la studado de esperanto . . .“ Kredu min, baldaŭ vi spertos, ke via vivo estas enhavoriĉa.

17 418.

LINGVAJ NOTOJ

Difinita artikolo ĉe propraj nomoj.

„Kial la uzo de artikolo antaŭ propraj nomoj: „la Rejno“, „la Turen“, „la Sen“?“ ni legas en iu recenzo pri la „Unua Legolibro“ de SAT, kiu aperis en „La Nova Epoko“. Nu, mi volas klarigi iom la aferon pri la uzo de l’difinita artikolo en tiaj kazoj. Supraj nomoj estas tiuj de riveroj. Estas konate, ke ĉe landoj aŭ regionoj (insuloj ankaŭ) la difinita artikolo ne estas uzata en esperanto; oni ankaŭ ne aldonas ĝin al la propraj nomoj de personoj. Sekve oni emus kredi, ke por montoj k riveroj same ĝi ne taŭgas. Sed tio estas eraro; kvankam ne fiksite en la Fundamento, tiu regulo ekzistas, sendube sub la influo k la sankcio de la nacilingva kutimo de uzado. Ĉe landnomoj oni rezonas tiel, por pravigi la forlason de l’artikolo: oni diras, ke la granda komenclitero ĉe la propra nomo anstataŭas la artikolon, k tio estas iel vera. — Sed ĝi ne havas efikon por la nomoj de montoj k riveroj. Ni do citu kelkajn ekzemplojn:

Landnomoj: Francio, Germanio, Egiptio, Italio, Kreto (sen artikolo); Urbnomoj: Romo, Moskvo, Konstantinoplo (sen artikolo); Personaj nomoj: Frederiko, Aleksandro, Cezaro, Homero (sen artikolo); Montoj: la Parnaso, la Olimpo, la Monto Blanka, la Balkano, la Alpoj (kun artikolo); River(eg)oj: la Rejno, la Elbo, la Seno, la Gangeso.

Ĉiuj propraj nomoj senescepte estas uzataj kun la artikolo, se akompanas ilin adjektiva (aŭ substantiva) komplemento, ekz. la granda Parizo, la bela Danubo, la sunplena Hispanio, la kapitalista Usono, la malsincera Teodoro, la aminda Roza, la insulo Kreto.

L. L.


Sen miaj klopodoj en la natursciencoj mi neniam estus ekkoninta la homojn tiaj, kiaj ili estas. En ĉiuj aliaj aferoj oni ne povas tiel sekvi la puran perceptadon k pensadon, la erarojn de l’sentumoj kiel de l’intelekto, la karakter-malfortojn k -fortojn; ĉio estas pli malpli fleksebla k ŝanceliĝema, k ĉio pli malpli permesas intertraktadon; sed la naturo komprenas nenian ŝercon, ĝi estas ĉiam vera, ĉiam serioza, ĉiam severa; ĝi ĉiam pravas, k la eraroj k malĝustoj estas ĉiam ĉe la homa flanko.

Gete (Goethe).

ANEKDOTOJ

Diogeno k Aristipo.

Iun tagon Aristipo, la filozofo-kortegano, vidante Diogenon, la sendependan filozofon, kiu lavis ĉe la fontano la legomojn, per kiuj li nutradis sin, diris al li:

— Se vi volus favorigi al vi la reĝon Dionizo, vi ne estus trudata manĝi tian nutraĵon.

— Kaj vi, rebatis Diogeno, se vi volus kontentiĝi per tia nutraĵo, vi ne estus trudata favorigi al vi Dionizon.

La turisto k la montarano.

Franca turisto vojaĝis en Skotlando, k depost sia alveno li estis persekutata de terura vetero: pluvo k ankoraŭ pli da pluvo; tiel bone, ke anstataŭ viziti la grandiozajn pejzaĝojn de tiu admirinda lando, li estis devigata pasigi sian tempon en la hotelĉambroj.

Iun tagon dum heliĝo, li ekriskis eliri; la pluvo rekomencis k ekfalegis, ĝuste kiam li estis en la plena kamparo; li serĉis rifuĝejon en malgranda kabano ĉe paŝtisto, kiu gardis sian ŝafaron k rigardis pluvadi kun filozofio:

— Kia abomena vetero, diris al li nia vojaĝanto; ĉu pluvas do ĉiam en tiu ĉi lando?

— Ho ne! Sinjoro, respondas la montarano, kelkfoje neĝas k kelkfoje hajlas!

La baptinfanoj de Musolini.

Depost pluraj jaroj Musolini faras viglan agitadon favore al la pliigo de naskoj en Italio.

Al napolanino, kiu antaŭ nelonge naskis tri knabinojn k unu knabon samtempe, la faŝista ĉefo sendis 10 mil lirojn kun siaj gratuloj k akceptis mem — plej alta honoro — esti la baptopatro de l’infanoj. Oni nomis la tri knabinojn respektive: Gloria, Viktoria, Italia; la knabo ricevis siavice la gloran nomon de Benito. Tri monatojn pli malfrue, Musolini petis letere novaĵojn pri siaj baptinfanoj. La respondo alvenis telegrame:

Gloria Viktoria mortis Benito mortanta Espero savi Italia.

Lerneja sukceso.

Georgo, dekjara lernanto, pasigos la kristnaskajn feriojn ĉe sia avo.

— Nu, mia etulo, kiel vi laboras? demandas lin ĉi tiu; ĉu plaĉas al vi en la lernejo, ĉu vi estas kontenta?

— Mi pensas: bone, avo, deklaras la bubo; mi aranĝas tiel la aferon, ke mi havu ĉiam la plej bonajn lokojn!

— Ĉu vere? diras la ravita maljunulo, k kiaj estas tiuj ĉi lokoj?

— Bonegaj! avo; en la vintro mi estas apud la forno k en la somero apud la fenestro!

N.º 395, 20 de octubre de 1932

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

[BILDO p.1 | 32,1,66,11] Emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» super duono de terglobo kun meridianoj kaj kontinentoj.

9-a JARO, N-o 395

LEIPZIG, 20./10. 1932

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

APERAS dusemajne — REDAKTEJO: 14, av. de Corbéra, Paris 12e. – GVIDANTO: E. Lanti. – SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. – ADMINISTREJO: R. Lerĥner, Kolmstr. 1, Leipzig O 27 (Germanio). — APERAS dusemajne

LA USONA IMPERIISMO

Usono deklaris al la mondo la militon. Eŭropo estas en milita stato kun Usono. Tiun fakton nei iĝas pli k pli malfacile. Ĉiutage la eŭropaj ĵurnaloj sciigas al ni pri novaj borsvaloraj altiĝoj, deklaroj de s-o Huver, usona „movado“ ktp. Tio signifas evidente, ke Usono sen tradicia militdeklaro militas kontraŭ Eŭropon.

La parto de Usono en la mondproduktado leviĝas al 33 %. Ĝia parto en la produktado de l’ĉefaj krudmaterialoj estas multe pli alta. La produktado de ŝtonkarbo, fandfero, ŝtalo, zinko, plumbo k tabako reprezentas proks. 40 % el la mondproduktado, de kupro k kotono proks. 50 %, sed tiu de maizo 60 % k tiu de petrolo pli ol 70 %. Tiuj nombroj signifas, ke la usonanoj estas tre riĉaj k tre fortaj. Sed ili signifas ankaŭ, ke, kiu havas parton de 33 % en entrepreno, tiu ĝin estras; lando reprezentanta 33 % el la produktado de l’tuta mondo, decidas pri bonfarto aŭ malbonfarto de ĉiuj.

Laŭ tiuj nombroj oni devas kompreni la novaĵojn alvenantajn el Usono. Kia estas la usonana taktiko? Ili ne restas longtempe malaktivaj. Ili estas riskemaj. Se ili perdas parton, ili ne malkuraĝiĝas, sed ili rekomencas. Finjulie la situacio estis jena: 10 milionoj da senlaboruloj, akcioj preskaŭ nulvaloraj, paralizitaj bankoj, 100 mil entreprenoj minacataj de likvido aŭ bankroto, buĝeto kun deficito 74-miliarda, armeo el eksmilitantoj, kiu marŝas kontraŭ la ĉefurbon. Kaj la aktivo? Konsiderinda ŝparaĵo ne uziĝanta k sento, ke la plej malalta punkto estas atingita; plie prezidanto, kiu volas esti reelektata kun stabo el financaj konsilistoj, kiuj ne akceptas la malvenkon k volas gajni monon.

La registaro, utiligante la konfidon en renaskiĝo, estigas firman kreditorganizon. La ŝtataj bankoj helpas la privatajn, kiuj siaflanke subtenas sian klientaron. Oni pruntas monon al la fervojoj, fabrikantoj k pograndaj marĉandistoj. Subtena komitato stimulas la plivaloriĝon de l’kapitalmono k de l’industriaj obligacioj. La publiko sekvas la movadon. Rezulte — la malaltiĝo estas barita. Oni forlasas la periodon de inerto. Kaj kion oni bezonis por ricevi tiun rezulton? Fortostreĉon de fantazio k iom da aŭdaco. La cetero estas nur teknika detalo k skribludo.

Eŭropo sekvis tiun politikon kun multe da sindeteno k skeptiko. Oni parolis pri „proelekta“ plialtiĝo de valoroj k „nelogika“ movado, kvazaŭ elito da negocistoj k bankieroj ekentreprenus similan aventuron sen iuj garantioj pri sukceso k nur por komplezi al Huver! Oni parolis ankaŭ pri borsvalora altiĝo sen morgaŭo, tiom longe kiom ne estus plibonigita en la mondo la produkt-interŝanĝo. Kritikoj, kiuj entenas bonan porcion da eksperimenta saĝo. Certe la usonanoj komplete trompiĝis en siaj antaŭvidoj rilate la financan katastrofon de 1929. Sed, oni devas konstati, ke por la momento la subten-organismoj k la registaro estras la komencitan manovron; ili ja estas devigataj esti singardaj, ĉar oni preparas sin alvoki la ŝparularon por investi grandajn pruntojn.

Tio estas internpolitika afero; sed por sukcesi ĝi plilongiĝas eksteren. Kaj tie komenciĝas la usona strategio. La anglo-usona antagonismo estas karakterizita per la batalo inter la du monvalutoj. Ĉiuj lastatempaj okazintaĵoj, de la ŝuldopaga prokrasto-dekreto de Huver ĝis la riparpaga konferenco trans la nuliĝon de l’orvaluta bazo en Anglio k la vojaĝon de l’franca ministroprezidanto al Usono, turniĝas ĉirkaŭ tiu ĉefa fakto, kiel ĉirkaŭ akso iranta de Vaŝingtono al Londono.

Anglio perdis la duoblan superregadon ŝiparan k financan, kio signifas atentindan rompiĝon de l’ekvilibro en la mondo. Post ripoza tempo pro internaj zorgoj Usono rekomencas grandstilan ofensivon. Kun aŭ sen kanonoj, la militmetodoj estas ĉiam la samaj: dividi por regi. Usono semas la dividon ĉe la sojlo de la Ligo de Nacioj, dekretas pagprokrastojn, malpermesas prefer-akordon inter Francio k Belgio, interkonsenton pri agado inter Francio k Anglio en Lozano, ktp.

La plano pri resanigo k reorganizado de l’usona ekonomio entenas la enkondukon de kvintaga semajno, kiu donus laboron al triono proksimume el la 10 milionoj da senlaboruloj. Sed se la konkurenclandoj ne agus simile, Usono devus riski malsuperon. Nu, ĝuste en Eŭropo oni komencas nun serioze pritrakti la ĝeneralan redukton de l’labortempo ĝis 40 horoj, kio esence egalas al la usona kvintaga semajno: ĉio do iras ankaŭ tiurilate laŭ la plaĉo k deziro de Usono, . . . k kvazaŭ laŭ ĝia instigo!

Kompiltraduko laŭ Ludoviko Lone (Lonay) en „Mondo“.

La XIII-a SAT-Kongreso okazos en Stokholmo. Baldaŭ aperos la unua Komuniko. Jam pripensu, kiel certigi vian ĉeeston al tiu brila manifestacio.

„Per la rapida plibonigo de ĉiuj produktiloj, per la senfine plifaciligataj komunikoj, la burĝaro tiras en la civilizon ĉiujn naciojn, eĉ la plej barbarajn. La malkaraj prezoj de ĝiaj varoj estas la peza artilerio, per kiu ĝi la ĉinajn murojn disfaligas, per kiu ĝi devigas kapitulaci la plej obstinan fremdulmalamon de la barbaroj.“

K. Marks.

— página 2 —

2 SENNACIULO

IMPERIISMO EN SUD-AMERIKO

Ekonomiajn militojn ĉiam antaŭas soldataj militoj. Suda Ameriko estas unu el la „frot-zonoj“ inter Usona k Britia Imperioj. La preskaŭ certa milito inter la du sudamerikaj respublikoj — Bolivio k Paragvajo — ambaŭ sen ia marbordo, estas sendube, kvankam oni neniam mencias tiajn aferojn en la „bonmoraj gazetoj“, parto de la lukto inter la du financgrupoj.

Bolivio pensigas pri stano. Kiam proksiman fojon vi malfermos stanskatolon kun konservitaj piroj, persikoj, salmo aŭ sardinoj, pensu pri Bolivio. Kaj memorante, ke la scienco jam ebligis al la laborantaj amasoj, ke ili subtenu sin aŭ tute aŭ grandparte per stanumitaj anstataŭ freŝaj rikoltoj de la tero k maro, vi komprenos, ke la lokoj, el kie oni elfosas stanon, ne estas negravaj laŭ la vidpunkto de la mondekonomio.

La Boliviaj stanregionoj havas la due plej grandan amplekson en la mondo k nuntempe produktas 25 % el la mondprovizo. Ili estas tute posedataj de l’usona kapitalo, kiel ankaŭ estas la fervojoj, kiuj transportas ĝin trans Ĉilion ĝis la Pacifika marbordo, por tie ĝin surŝipigi. Bolivio mem estas bankrotinta, sed de Usono bone ekipata per armiloj k municio.

Paragvajo — bovbredado. Kiam vi proksiman fojon manĝetos vian „bovril“¹ kun biskvito, pensu pri Paragvajo. Via „bovril“ iam antaŭe vagadis tra la Paragvajaj ebenaĵoj. La kapitalo de tiu industrio estas preskaŭ tute brita.

La industriistoj de Bolivio deziregas la irrajton laŭ la Paragvaja riverego ĝis la Atlantika marbordo. Tiu vojo al la maro, kvankam pli longa, estas pli malmultekosta ol la fervoja vojo al la Pacifika oceano, ĉar tie la montaro Andoj baras la vojon. Do la Boliviaj k Paragvajaj kamparanoj k minsklavoj estas ekscitegitaj ĝis pasio de nacia sento k ĝis ekpostulo pri siaj „rajtoj“ rilate posedon de la regiono ĉe Granda Ĉako, — marĉeca terpeco, kies posedo signifas ankaŭ posedon de l’riverego k eblon atingi la Atlantikon.

Kaj ĉio — mizero k milito — nur por ebligi, ke la Stanaj Korporacioj povu sendi siajn produktojn pli facile k pli malkare ĝis la maro.

El la septembra n-o de l’revuo „Plebo“ (Plebs) ĉerpis L. B. (Leeds).

¹ „Bovril“ estas ia trinkaĵo el viandaĵo kun akvo. Mi pensas, ke ĝi estas mondkonata. L. B.

Feria tendaro por senlaboruloj

En la erikejo de Dalen (Dahlener Heide), en tendaro aranĝita de „Fiĥte“ (Naturamika opozicio) nun vivas 150 Gek-doj. Ili komune mastrumas. Por 35 pfenigoj tage oni ricevas matenkafon k tagmanĝon. Matene post la vekado oni iras al la lago por bani. Poste komuna gimnastiko. Per pilkludoj, ekskursoj, muzikado pasas la tagoj. Por ke oni ne asertu, ke oni nur traktas politikajn temojn, foje „grupo 6“ (vivreformuloj) devis kolekti fungojn. Sekvis leciono pri manĝeblaj k venenaj fungoj.

Al la tendaro ĉiu povas aparteni. Ne estas postulate, ke iu membro nepre apartenu al iu laborista organizo. La senlaboruloj estas oficiale liberigataj de la kontrolstampado k ricevas la kompletan subvencion.

Inter la partoprenantoj estas kelkaj esp-istoj, kiuj ne preterlasas la bonan okazon por propagandi esp-on. Ni jam estis vizitataj de K-doj el Riesa, Strehla k Halle.

98.

Por ŝtopi la breĉon!

17. listo

N-o Nomo Valuto Sumo
13541 L. Weinguny (Vieno) ŝil. 20.—
K-dino G. de Bruin (Enschede) guld. 1.—
16990 Ŝtekl J. (Kladno) kr. ĉ. 10.—
13943 Stein G. (Dresden) mk. g. 1.10
61 v. d. Heid (Dortmund) mk. g. 1.—
17134 Linden (Zaandam) mk. g. 1.67
Kunveno de la Rotterdam-, Delft-, Hag-, k Scheveningen-anoj guld. 8.50
1413 Schnurbusch (Leipzig) mk. g. —.50

Sovetmovado en Ĉiniaj provincoj

En la julia n-o de „La Espero“, kiu estas eldonata en Hankovo (Suda Ĉinio), aperis raporto pri la klasbatala movado en Ĉinio, el kiu ni eltiras jenan interesan parton rilatan al la sovete administrataj distriktoj:

La Ruĝa armeo ĉe la provinclimoj de Honan-Anhui marŝadis antaŭen al la okcidenta parto de Anhui. Unue ĝi okupis Liŭan, poste (je la 12. majo) Cenjan, k la 15. majo Kuoĉin; ĉiuj estas grandaj k prosperaj urboj en Anhui. Dum batalo en Sociapu, la Ruĝa armeo tiel frakasis la blankan armeon, ke ĝi ekkaptis la diviziestron, du brigadestrojn k 6 regimentestrojn de la tuta blankarmea divizio, k akiris plie centon da maŝinpafiloj k unu radioaparaton.

Nun parto de la Ruĝa armeo antaŭenmarŝas al Ĉanpelin k Sengĉa [?] en la suda parto de l’Tsin-pu (Tientsin-Pukov)-fervojo.

Malgraŭ ke superakvego detruis ĉiujn iliajn domojn, ilojn k agro-bestojn, la loĝantoj en la Sovet-distrikto de okcidenta Hunan-Hupej ne perdis la tempon por terkulturi. Parto de la semoj estis liverata de l’Soveta registaro, la reston ili aĉetis el siaj kooperativoj. La Soveta registaro liveris al ili pli ol 400 agro-bestojn k fondis fabrikon por fabriki terkulturilojn por ili. Nun en diversaj vilaĝoj oni trovas plugbesto-staciojn. La kamparanoj multe organiziĝas en „Helpo por Printempa Terkulturado“ aŭ „Atak-brigado“, por atingi bonan rikolton. Por rekonstrui k ripari la detruitajn digojn k irebligi la fluvojojn de l’riveregoj Jangce k Siang, la Sovet-registaro obligacias 300 mil arĝentajn dolarojn. La laboro estas nun duone plenumita. La loĝantaro en la Sovet-distrikto tre zorgemas pri ĉi tiu laboro k sindone klopodas en ĝi. Multaj laboras senpage laŭ sia deziro.

Ruĝarmeanoj estas liberigataj de terimposto. En ĉiu vilaĝo estas 20—30 mojoj (ĉina termezuro)¹ da nedistribuata tero, rezervata por la ruĝarmeanoj batalantaj en malproksimo. La vilaĝanoj kulturas la teron por ili, 70 % el la rikoltaĵo estas liverataj al la familioj de ruĝarmeanoj k la loka Sovet-registaro konservas 30 % por la ruĝaj batalantoj kiel ilia necesa kapitalo, kiam ili rekomencos sian kamparan vivon estonte.

Oni fondas en diversaj vilaĝoj laborist-kamparanajn Klubojn, lego-klasojn, ĵurnal-legoklasojn, orator-salonojn, teatro-klubojn, laborist-kamparanajn vesperklubojn, Lenin-elementlernejojn k Kursojn por disciplini instruistojn.

Pro tio ke en la provinco Ŝensi la nigra frosto kadukigis la tritikon, la popolamasoj en Ŝensi denove dronas en malsato kiel en la jaro 1929. La nutraĵ-prezoj duobliĝis dum unu monato. Kaj la Kuomintan-registaro, sub la preteksto, ke ĝi konstruos vic-metropolon en la provinca ĉefurbo Sian, pliintensigas la ekspluatadon al la tieaj amasoj per diversspecaj novaj impostoj.

Sed nun la tieaj loĝantoj ne plu estas tiel obeemaj kiel antaŭe. En marto, kamparanoj en la parto de l’Ŝensi-Kanso-limregiono sin organizis en revolucia kamparana armeo. Ĝi konsistis komence nur el unu roto da armeanoj, sed dum malpli ol tri monatoj ĝi fariĝis nevenkebla, starante kontraŭ 8 regimentoj de registara armeo. Multaj registaraj soldatoj ribelis k aliĝis la revolucian armeon. Ĉi tiu kamparana armeo estas nomata la 26-a Ruĝa armeo, k la distrikto, kiun ĝi okupis, fariĝis nova Sovet-distrikto.

¹ Bedaŭrinde la raportanto ne sciigas la valoron de tiu mezuro laŭ kvadratmetroj. — Red.

— página 3 —

SENNACIULO 3

Nombroj pri la mizeriĝo de la germana laboristaro.

Krom la „oficialaj“ 6 000 000 da senlaboruloj en Germanio ekzistas ankoraŭ 2 000 000 da senlaboruloj ne enkalkulitaj en la oficialaj nombroj. Ni montros per nombroj la staton de la diversaj grupoj de laboristoj. Ni prenas hodiaŭ la ekzemplon de senlaborulo, kiu jam dum 2 jaroj mallaboris. La nomo, pro konataj kaŭzoj, ne estas nomebla, sed tiu ekzemplo validas por miloj da senlaboruloj.

Senlaborulo F. L., edziĝinta, 2 infanoj, mallaboras depost junio 1930. Lia lasta salajro estis (semajne):

48 horoj po mk.g. 1.52 mk.g. 60.—
deprenoj mk.g. 6.55:
por asekuro kontraŭ malsano 2.80
por asekuro kontraŭ senlab. 0.90
por asekuro kontraŭ invalid. 1.—
imposto 1.85
salajro pagata 53.45

Dum la unuaj 6 monatoj de senlaboreco la asekura subteno estis:

por li mem mk.g. 22.05
por edzino k 2 inf. mk.g. 9.45
do sume: mk.g. 31.50

Post 6 monatoj, la asekura subteno finiĝas k la senlaborulo enviciĝas ĉe la krizaj senlaboruloj, kie la subteno grave malaltiĝas. De januaro—aŭgusto 1931 li ricevis krizan subtenon:

por si mem mk.g. 14.65
3 familianoj mk.g. 5.85
sume: mk.g. 20.50

Tiu kriza subteno daŭras por senlaboruloj sub 40 jaroj 6 monatojn. Do depost septembro 31, la senlaborulo F. L. ne plu ricevas nek laŭasekuran senlaborulan subtenon, nek krizan subtenon. Post finiĝo de ĉiu ŝtata subteno, la senlaborulo estas subtenata de la komunuma „bonfarado“. Tiu subteno dependas de la bezono, de la mizero de la senlaborulo. La subteno de la bonfarado estas:

12 markoj por unu persono k
9 markoj por 3 familianoj
21 markoj sume.

Per la novaj eksterordinaraj dekretoj la subtenoj estas grave malaltigitaj je 15—25 %. Tiuj nombroj montras plej evidente la socian, ekonomian k kulturan mizeriĝon de la germana laboristaro. Estas klare, ke ne nur ne estas eble kontentigi la korpajn bezonojn, sed tute oni devas rezigni je ĉiuj kulturaj k sociaj necesaĵoj.

El la „Ruĝa Raportanto“, Hamburg-Altona.

Por ke „La Nova Epoko“ plu vivu!

N-o Nomo Valuto Sumo
17976 Raposo (Lisboa) mk. g. —.78
1 Lanti fr. fr. 50.—

Generaloj, prelatoj k „demokrataj“ regantoj festenas sur . . . kadavroputrejoj!

Dum aŭgusto, la franca registaro solene inaŭguris la . . . „nacian“ kadavroputrejon de Duomon (Douaumont) „honore“ al „la pli ol 400 000 francaj soldatoj“ falintaj sur la „honorkampo“, por defendi la urbon Verdun. Paroladis interalie la „Respublik“-estro Lebrun, la . . . „socialist“-respublikano Penlve (Painlevé) k la fama Paŭlo Bonkur (Boncour), ambaŭ lastaj kiel ministroj. Ili k marŝalo Peten (Pétain) gloris la „falintojn“ k malbenegis la militon. Lebrun mallaŭdegis la „grandajn homarajn frenezaĵojn, kia estis la milito de 1914—1918“ — kiun li helpis prepari! Penlve gloris . . . „ĝis kiuj plejaltaĵoj (!) devis supreniri la animo de „la soldato“, por silentigi la timtremojn de la karno, k . . . akceptigi al li, nekonatulo, sennomulo, la senluman k sengloran morton, kiu estas lia sola sorto“ (!)

Paŭlo Bonkur, kiel ista pacdemagogo, solenis, ke „la Soldato“ (!) de Verdun akceptis (!) morti, ĉar necesis, ke tiu estu la lasta milito; ĉar ties gajno estis la realigo (!!) de tiu supera espero: tio neniam plu revenu (!)“ Kaj Peten konkludis el tiu „realigo“, ke . . . „Ni havas la devon, prizorgi nian sendanĝerecon . . ; kiaj ajn estos la ŝarĝoj, kiuj rezultos el tio, ni devos havi la kuraĝon, akcepti ilin“.

TIO SIGNIFAS, ke ni devas ĈIAM PLI K PLI ARMADI, k tiel prepari la proksiman novan „lastan“ „homaran frenezaĵon“! . . . kiun, efektive, Lebrun, la eksa k la nuna militministroj Penlve k Bonkur zorge preparadas, per glorado de la militaj „virtoj“, per daŭrigo de la naciaj antaŭjuĝoj, k per malebligo de la malarmado.

Pri tiaj konkludoj el . . . porpacaj deklaradoj, ni ne plu devas miri! Burjen (Bourienne), sekretario de Napoleono, skribis en siaj „Memoraĵoj“: „Bonaparto sciis, ke la paco estas la sola celo de popoloj; kiam, en la fundo de sia penso, li deziris la militon, samtempe, li sentis, kiel grave estas, ke li aspektu kiel pacdeziranto“.

Eble ne ĉiuj militpreparantoj deziral la militon, sed, por kontentigi sian gloramon k konservi siajn bone pagatajn postenojn, ili ne hezitas trompi la popolojn k buĉigi ilin, por servi al la kanonvendistoj k aliaj kapitalistoj, kies helpon aŭ toleremon ili bezonas.

Sed plej abomena estis la tiuokaza . . . festeno!, kiun partoprenis, je la flanko de la 130 generaloj k 50 ambasadoroj, ankaŭ 50 prelatoj! k pri kiu burĝa „inform“-ĵurnalo skribis i.a. jenon: „La manĝaĵoj estis delikat-elektitaj k la partoprenantaro brilega; neniam tiom da kardinaloj, da marŝaloj, da generaloj, da espiskopoj, da senatoroj, deputitoj k ambasadoroj troviĝis kunigitaj ĉirkaŭ sama tablo. La spektaklo estis belega“.

KION VI OPINIAS, GEK-DOJ, pri tiu „brilega“ ĉeestantaro, pri tiu festenado de kardinaloj k espiskopoj kun marŝaloj k generaloj, de niaj maldekstraj pacistaj! k . . . kontraŭklerikalaj regantoj kun tiom da pastroj k militISTOJ? KION VI OPINIAS pri tiu ĜUO de „delikat-elektitaj manĝaĵoj“ k de „belega spektaklo“ sur . . . kadavroputrejo de 400 000 „falintoj“?

— — — — — — — —

Andreo Paris, 14 519.

Laŭ artikolo en La Homara Patrio („La Patrie Humaine“).

Letero el Norda Afriko.

Mi jam rakontis en la n-o 381 de „S-ulo“, ke la Nordafrika loĝantaro konsistas ĉefe el araboj, hebreoj, hispanoj k francoj. La naturaj enloĝantoj estas la araboj, kiuj tamen estas la plej ekspluatataj; la bienposedantoj estas preskaŭ ekskluzive francoj aŭ hispanoj. La hebreoj estas ĉefaj regantoj super la urba komerco.

En la kamparo la laboristoj estas araboj, kiujn dum la rikoltotempo ankaŭ helpas multaj eŭropanoj, ĉefe hispanoj. La labortago estas dek- ĝis dekdu-hora, la salajroj tre malaltaj. La vinberrikolto nun komenciĝis; plej bela pejzaĝo prezentiĝas antaŭ la okuloj de l’promenantoj; ĉie oni vidas grandajn vinberlaŭbojn, en kiuj pendas beraroj, kiuj havas pezon de du, tri k kvar kg. Mi laŭlonge iris tra multaj kilometroj, k oni vidas nenion alian ol vinberejojn kun centoj da rikoltantaj araboj. La fruktoj estas transportataj per specialaj grandaj aŭtomobiloj al ejoj, kie per novaj maŝinoj estas farata la vino: ĝi fluas de la maŝinoj, kiel la akvo fluas el la fontoj. La homo kolektas tiom da natura riĉaĵo per sia laborforto, sed bedaŭrinde la laboristoj, kiuj donis sian ŝviton, ne ĝuas la frukton de sia laboro; multaj el ili dum vintro ne povas trinki vinon pro sia mizera situacio.

Ankaŭ la melonrikolto k tiu de akvomelonoj estas bela; ĉi tiu frukto estas multe konsumata de l’ araboj. Oni vidas ilin kuniĝintaj triope aŭ kvarope en la stratoj ĉirkaŭ kelkaj melonoj, kiujn ili manĝas popece, kvazaŭ estus viando, kun peco da pano en la alia mano.

Sur la strato apud la vendejo troviĝas centoj da melonoj, kiuj aspektas

— página 4 —

4 SENNACIULO

[BILDO p.4 | 8,6,35,34] Foto de strata merkato: korboj kaj amasoj de fruktoj laŭ trotuaro, malantaŭe vendisto kun larĝa ĉapelo.

Arabaj vendejoj en Mostaganem (Oran)

kiel montoj el ŝtonoj, prezentataj al la loĝantoj por ludi per ili. La arabaj frukto-vendistoj dormas tri aŭ kvar semajnojn apud la fruktoj dumnokte sur la tero; multaj el ili eĉ ne kovras siajn korpojn dormante sub la blua cielo, kie la luno lumigas iliajn vizaĝojn brilantajn kiel speguloj. Ili tie restas trankvile. Nek la nokta mallumo nek la fortega suno de l’ tago domaĝas iliajn fortikajn korpojn: ili vivas veran naturan vivon.

Iom pri la koloniaj armeoj.

En la koloniaj armeoj estas francoj, araboj, judoj, hispanoj. Ilin do formas la surlokaj loĝantoj. Aliflanke estas ĉi tien sendataj francaj soldatoj, dum partoj de la koloniaj armeoj estas transportataj Francion. Unu el la ĉefaj armepartoj estas la Fremdula Legio, kies sidejo estas en Sidi Bel-Abes. Grandaj afiŝoj alvokas tie sur la muroj la promenantojn rekrutiĝi tie, kie estas la „honora patrio“. Eble vere en tiu institucio oni trovas la tielnomatan „honoron“, ĉar por rekrutiĝi en ĝi oni ne bezonas pasportojn, de kie ajn oni venas, k ne bezonas diri, kion oni faris dum sia vivo. Eĉ fremdan nomon oni rajtas indiki al la rekrutanto.

Tiel troviĝas en tiu armeo multaj krimuloj drinkemaj, aliaj, kiuj ne deziras labori k restas tie por esti nutrataj k vestataj; ankaŭ estas iuj, kies revoj estas akiri honorojn, gloron ktp. Tiuj soldatoj estas ĉiam sendataj al danĝeraj k malsanigaj lokoj; tiel la francaj regantoj povas indulgi la vivojn de l’ tien sendataj francoj.

Ankaŭ regas en tiu armeo tre severa disciplino kun gravaj punoj. Unu el la ĉefaj punoj estas, laborigi la punitajn soldatojn ĉe la konstruado de kazernoj aŭ de granda teatro, kiel oni faris en Bel-Abes, kie, dum multaj laboristoj estis senlaboraj, la estraro laborigis senpage soldatojn, ĉar punitoj nenion ricevas. La rekrutado al tiu armeo okazas por kvin jaroj, k la soldatoj ricevas dum tiu tempo 3—4000 frankojn, nutraĵon k vestaĵon. Multaj el ili restas pli longe (ok k dek jarojn) pro ricevitaj punoj, aliaj ree rekrutiĝas por ricevi pli da mono aŭ superan rangon.

En la Fremdula Legio multaj homoj, kiuj eble hejme estus en karcero, estas honorataj k pagataj de la sama popolo, kiun ili ofendis k kiu ne povas vivi por vidi tiujn honorigojn. Kie la legianoj promenas dum libera tempo, tie mi multfoje vidis soldatojn kun uniformo plena je honoraj medaloj; ili estis drinkintaj k insultis al ĉiuj promenantoj. Vera ekzemplo pri la „kulturo“, kiun posedas plejparte la fremdul-legianoj! (Daŭrigota.)

SAT-ano 15 316.

EN TENDARO DE JUNAJ LENINANOJ

(Bildoj el la vivo de la rusa laborista infanaro)

(Fino. Vidu la antaŭen [?] n-on.)

La unuaj 8 tagoj estis tagoj de ordigo, aranĝo de ludplacoj, fosoj, purigo antaŭ k en la ejoj, ornamo de la ĉambroj. Oni aranĝis la kluban ĉambron k preparis artajn prezentaĵojn, korpkulturajn montrekzercojn, kurkonkuradojn ktp. Tiele oni preparis la solenan malfermon de la tendaro.

La soleno okazis la 12-an de julio. Alveturis gastoj el Niĵni — membroj de la junkomunista komitato de la fabriko k gepatroj. El Vorotinec alveturis la sekretario de la regiona junkomunista organizo. Ĉeestis membroj de la estraro de la agrikultura kolektivo, prezidanto de la loka soveto, reprezentantoj de la lokaj organizoj de la komunista partio k junularo. Alvenis multaj kamparanoj kun infanoj. La tagon komencis la flagleviĝo. La taĉmentestroj unuafoje solene raportis al la tendarestro. Ĉiuj junpioniroj surhavis uniformon kun ruĝaj kravatoj, ĉiuj estis ekscititaj k gajaj. Ĝis la tagmanĝo oni faris solenan kunvenon k parolis pri la signifo de la tendaro. Poste la infanoj faris artajn prezentaĵojn k organizis amasajn ludojn kun la gastoj el la vilaĝo. Post la tagmanĝo oni nur kun grandaj penoj povis kuŝigi la infanojn por tielnomata „morthoro“ (tempo de trankvilo k ripozo). Post la vespera tetrinko oni aranĝis komplikajn kurkonkurojn k korpkulturajn ekzercojn. Gajaj iris la infanoj vespere en la dormejojn, akompanate de la tambura „muziko“. —

La vivo en la tendaro pasis laŭplane.

La tago komenciĝis de la flagleviĝo (je la 7-a matene) antaŭ la ĉefdomo, kien venis el siaj ejoj ambaŭ taĉmentoj. La taĉmentestroj raportis pri laboro planita por la tago. Poste la infanoj faris korpkulturajn ekzercojn k iris matenmanĝi. Ĝis la tagmanĝo oni laboris aŭ faris diversajn ekskursojn k kolektivajn promenojn. La infanoj laboris en la vilaĝa agrikultura kolektivo sub gvido de specialaj instruantoj. Oni laboris en ĝardenoj (kolektado de beroj, pomoj k ĉerizoj) aŭ en kampoj (sarkado de lino k terpomoj). Post la laboro la instruanto rakontis al la infanoj pri ĝi. Oni laboris po 2 horoj tage 3- aŭ 4-foje semajne. Poste oni iris al proksima lageto por sin bani. Post la tagmanĝo (je la 2-a posttagmeze) sekvis la „morthoro“ k libera tempo. Post la vespera tetrinko — kluba laboro (ludoj, eldono de murgazeto, paroladoj). La junpioniroj faris ankaŭ socian laboron en la lernludejoj por la infanoj de la vilaĝanoj, kiam la vilaĝanoj laboris sur kampoj. La pioniroj organizis ludojn, kantojn ktp.

Post la vespermanĝo (je la 9-a vespere) la infanoj ekbruligis lignofajrojn ĉe la lageto, kantis k aŭskultis rakontojn de la taĉmentogvidantoj. Je la 10-a vespere — malleviĝo de la flago. La tendaro dormas.

La 5-an de aŭgusto okazis solena fermo de la tendaro. Ĉeestis multaj gastoj el Vorotinec, el la agrikultura kolektivo, sociaj organizoj ktp. Post salutparoladoj k raporto pri la rezultoj de la tendaro oni premiis la plej bonajn pionirojn — aktivulojn de la socia laboro k sportulojn, kiuj venkis dum la konkuradoj. Ĉeneroj (ĉenero estas taĉmentparto, nombranta 10 pionirojn) ankaŭ raportis pri sia laboro. La kunvenon sekvis artaj prezentaĵoj k fine la sportuloj konstruis belan sportpiramidon. La soleno daŭris ĝis la tagmanĝo. Vespere estis ankaŭ aranĝitaj korpkulturaj konkuradoj, kiujn ĉeestis tre multaj kamparanoj kun siaj infanoj. Fine venas la nokto. Oni lastfoje mallevas la flagon k la tendaro estas fermita.

La impresoj de la infanoj estas la plej bonaj. Multaj ne volis forlasi Fokinon. Ĉiuj alkutimiĝis al la organizita kolektiva laboro, komun-vivo k ripozo. La lokon oni forlasis kun granda bedaŭro. Dum tutaj tagoj la infanoj surhavis nur mallongajn pantalonojn. Ĉiuj bele sunbruniĝis. La bona k ĝusta nutrado faris sian influon. La infanoj venis en la urbon fortiĝintaj k organizitaj, ili lernis kolektive labori k ricevis multon da belaj impresoj.

Oni forveturis la 6-an de aŭgusto. La vaporŝipo „Frederiko-Engels“ foriris je la 16-a horo. La vetero estis bela k la infanoj kun intereso observis la bordojn de l’Volga, la brilantan supraĵon de la akvo k la lertan flugadon de mevoj. Sed jen jam estas videbla Niĵni. Baldaŭ — hejme . . .

Vaganto. (Laŭ rakontoj de partoprenintoj).

— página 5 —

LA PARIAOJ EN HINDIO: LA „NETUŜEBLULOJ“.

La plej lasta konflikto inter Gandhi k la brita registaro atentigis la mondon refoje pri la situacio de la tielnomataj „netuŝebluloj“ en Hindio, per kiu esprimo oni nomas la tiean plej malsuperan, plej mizere vivantan homklason. Sur la plej malalta ŝtupo en la malsimpla ŝtuparo de l’ hinduan-religiaj kastoj k multe sub ĉiuj aliaj kastoj troviĝas la kasto de l’ „netuŝebluloj“. Ili konsistigas 20% el la tuta loĝantaro de Brita Hindio k kelkajn 30% el la hinduana popolparto. Ilia origino estas parte profesia k rezultas de tio, ke iuj metioj (kloakpurigistoj, ledlaboristoj ktp.) estis konsiderataj kiel malpuraj, k parte „triba“, t. e. indiĝenoj sklavigitaj k ensorbitaj de l’ hinduanismo restis en ĝi speco de sklavoj. Ilia karakterizo estas, ke ili, por la ortodoksa hinduano, malpurigas per sia kontakto la personojn, la nutraĵon k la akvon.

Ankaŭ oni malpermesas al ili eniri la hinduanajn templojn; ili estas plej malsupre ĉe la socia ŝtuparo k plej ofte plene analfabetaj. En la vilaĝoj ili vivas izolite, en aparta kvartalo, k ofte nutras sin per restaĵaĉoj k rubo; ordinare ili estas okupataj kiel taglaboristoj de grandbienuloj-hinduanoj aŭ en fabrikoj, k eĉ en la industrio ne malofte okazas, ke oni okupas ilin nur en aparta ejo. La hinduanoj malpermesas al ili aliri putojn de ili uzatajn, eĉ se la komuna prizorgado estas instalita per publikaj monsumoj. Ĉe riveroj la netuŝebluloj devas ĉerpi la akvon pli malsupre en la fluo.

En la lernejoj la infanoj de netuŝebluloj devas sidi aparte, ofte eĉ ekster la lernejo, k aŭskulti la lecionojn tra la fenestro, sub la suno aŭ en la pluvo. Ekzistas iuj regionoj (ekz. Madras k Malabar), kie la netuŝeblulo ne rajtas alproksimiĝi hinduanon alirangan trans difinitan distancon; li devas averti lin, kriante de malproksime, k fari grandan ĉirkaŭvojon tra la kampoj por resti je la distanco postulata de la religio. Kvankam la tribunaloj estas malfermitaj por ĉiuj, la netuŝebluloj iafoje ne riskis sin prezenti antaŭ la juĝisto, pro timo pri venĝemo.

La plej bedaŭrinda afero estas, ke la netuŝebluloj ĝenerale ĝis nun akceptas sian sorton kiel naturan k neeviteblan.

Atentigo

SAT povos likvidi siajn ŝuldojn, ŝtopi la breĉon, unuvorte retrovi sian financan ekvilibron nur per severa, ĉiurilata ŝparado. Tial ni aperigas ĉi tiun n-ron nur okpaĝe. La manko de 4 paĝoj estas cetere pli ol kompensita per la fakto, ke la lasta n-ro de „La N. E.“ estis 20-paĝa k ankaŭ per tio, ke la protokolaro en la du antaŭaj n-roj estis kompostita per malgrandaj litertipoj.

Ni estas certaj, ke la legantoj konsentos al tio k ke plie ili varbos, senlace varbados novajn abonantojn, por ke kiel eble plej baldaŭ ni povu certigi regulan aperadon de dekdu-paĝa „S-ulo“ k dudek-paĝa „La N. E.“.

La klasbatalo tra la mondo

El Usono.

Post 2-semajna proceso oni la 1. sept. kondamnis al 9-monata enkarcerigo 6 Gek-dojn: Mejer, Belin, Etel Del, An Devis, Ben Buts k Ed Pamer. La preteksto estis „maltrankviligo de paco k publika kunveno.“ Ili manifestaciis por liberigo de Tam Muni (Tom Mooney) dum la fermaj ceremonioj de l’ Olimpiaj ludoj. Antaŭ la 100 000-persona ĉeestantaro la atlete vestitaj gejunuloj saltis el siaj sidlokoj sur la kurejon kriante: „Liberigu Tam Muni-n!“ Kvar ĉirkaŭkuris la stadion, antaŭ ol ili estis arestataj; du, kiuj portis grandan afiŝon kun surskribo pri Muni, baldaŭ estis kaptataj. Aŭdiĝis mal- k -aplaŭdoj el la homamaso.

Juĝisto Klark (Clarke), favorato de gubernatoro Ralf (Rolph), kiu antaŭ nelonge rifuzis liberigon al Muni, helpe de l’ persekutisto, „ruĝskadr“ano Felps (Phelps) k burĝa ĵurantaro, nur bedaŭras, ke la leĝo ne permesis pli severan punon. Tamen li sukcesis pligrandigi la punon de Gek-doj Belin k Del pro „malestimo por tribunalo“ per 100-taga malliberigo por Belin k 50-taga por Del. La dolarkonsciaj organizoj kiel la Komerca Ĉambro, la faŝista Amerika Legio ktp. elkore aplaŭdas lian moŝton.

Diris ĉeestantino: „Neniam antaŭe mi vidis la klasbatalon tiom klare, kiom dum ĉi tiu proceso. Oni vidis ĝin, aŭdis ĝin, sentis ĝin. Kiam 16-jara burĝo finis atesti, lia moŝto afable rimarkis: ‚Vi ĉiuj ĉesu esplori, ĉar la junulo pretas iri ferion.‘ Gest-elokvente Leo Galeger (Leo Gallagher), la defendadvokato, dum 10 jaroj leĝinstruisto ĉe Sudokcidenta Universitato k nun maldungita pro sia aktiveco kiel advokato por laboristoj, respondis: ‚La burĝon al ferio; la laboriston al proceso.‘ “

SAT-ano.

El Germanio.

Okaze de l’ internacia junulara tago estis aranĝita de l’ komunistoj en Ŝtutgart impona kontraŭmilita manifestacio, kiun ĉeestis (en la plej granda kunvenejo) almenaŭ 12 mil personoj. Ĉar en Germanio regas nun reakcia registaro el nobeloj, ne rajtis paroladi eksterlandaj Gek-doj, kiuj trapasis Ŝtutgarton revenante de l’ Amsterdama Kontraŭmilitista Kongreso. La polico motivigis la malpermeson per la deklaro, ke paroloj de eksterlandanoj povus endanĝerigi la ordon k trankvilon en la urbo. Tion kuraĝas eprimi ŝtata instanco en lando, kie preskaŭ ĉiutage proletoj estis mortigitaj de faŝistoj sur publikaj stratoj! Dum la manifestacio tre impresis „revuo“ de l’ proleta verkisto d-ro Volf, kiu konkludis per admono al japanaj soldatoj rifuzintaj militservon, batali kune kun la laborularo kontraŭ la reganta klaso. La kontraŭmilita batalemo ne mortis en vastaj tavoloj de l’germania loĝantaro k baros la intencojn de l’generaloj.

Ulo.

Batalemo en la nederlanda parlamento.

Ĉe malfermo de l’ parlamento, kiu okazas kutime ĉeeste de la reĝino, la du komunistaj parlamentanoj kriis: For la reĝinon! For la malsatdiktatorecon de Ruis-de Geer. Granda tumulto sekvis. Aliaj kontraŭmanifestaciis, sed la komunistoj daŭrigis, ĝis la reĝino forlasis la parlamentejon. Ĝis nun simila ago en Nederlando ne okazis. Tio montras, ke la komunistoj certe havas kuraĝon, por fari tion.

P. G. v. d. Plank, 16 794.

La Lankaŝira katunstriko.

Post kvarsemajna striko en la katunindustrio, kiun partoprenis pli ol 200 mil laboristoj, la mastroj sukcesis relaborigi siajn dungitojn kun salajra malaltigo de 17%. En Nelson k Koln (Colne) la strikantoj ne konsentis al la decido k ankoraŭ ne ĉesigis la strikon. 4305.

Sennaciema spirito.

En Koventri (Coventry) oni maldungis fraŭlinon B. Ajlŭard (Aylward), instruistino, pro tio ke ŝi rifuzis partopreni en Imperi-taga manifestacio. Estas ŝia protesto kontraŭ la mallarĝa naciismo, kiun geinstruistoj devas instrui al la infanoj. Simpatiantoj gratulu, skribante al jena adreso: Miss B. Aylward, Coventry (Anglio).

L. Rosenbloom (4305).

LA LERNANTO por oktobro estos aldonata, pro la 8-paĝeco de tiu ĉi n-o nur al la n-o 396.

— página 6 —

DISKUTEJO:

Pri „Laboristaro k monpolitiko“.

Al supratitola artikolo en la n-o 392 mi respondas jene: Nezorgema, mallerta aŭ senskrupula kuracisto malaperigas la ekzantemon de la supraĵo de l’ korpo, anstataŭ esplori la veran kaŭzon de la malsano k elfunde malebligi la veneniĝon. La mono ne kaŭzas, nur elmontras la ekspluatadon: La salajron ricevanta laboristo spertas, ke tiu mono, la rezulto de lia penado, ne sufiĉas por aĉeti la bezonaĵojn. Sed ne la mono estas maltaŭga. Ne la monsistemon klopodu ŝanĝi: la salajrosistemon ni volu ĉesigi. Ŝanĝante la monsistemon vi neniam ĉesigos la ekspluatadon, eĉ ne sukcesos malakrigi la terurajn efikojn de l’ salajrosistemo.

Vi proponas: „La mono ne plu devas esti dependa de la oro; la mono devas perdi de la valoro.“ Ĉu eble ia putrema, difektiĝema materialo? Tiu mono jam tute ne estus mono=peranto de l’ekonomia cirkulado. Por ke la mono povu plenumi sian taskon (perantan), ĝi devas esti sufiĉe fidinda, konstanta, garantia, kiel eble plej sendependa de hazardaj ŝanĝiĝoj. Manko de firma, nevariebla monmaterialo malhelpus, eĉ tute malebligus la varcirkuladon, sekve ankaŭ la produktadon (kiel ni vidas hodiaŭ pro malfacile havigeblaj devizoj).

Diversaj industrioj (ne nur juvelistoj) prilaboras oron, kies valoro, kiel ĉe ĉiu varo, varias laŭ debito k oferto. Pro siaj fizikaj k ĥemiaj ecoj la oro servas kiel monmaterialo. La ormono tamen ne tial estas valora, ĉar ĝi konsistas el tiu metalo. La monvaloro kuŝas en la ekonomio. Mono esprimas rezulton de laboro. Bankbileto aŭ ormono reprezentas parton de la laborrezulto en iu lando. Laŭ tiu rezulto oni taksas la valuton de iu lando. Mono signifas ankaŭ kapitalon, ĉar kapitalo estas amasigita laboro. Sur la kapitalo-merkato (monmerkato) oni taksas la valoron de iu valuto laŭ ĝia ekonomia valoro. Pagon per ormono eksterlande oni tamen taksas laŭ pezo, orenhavo, varvaloro de la oro. La rolo de la ormono eksterlande diferencas de tiu enlande. Hejme la ormono estas mono; eksterlande ĝi estas nur varo.

Nin proletojn tute ne interesas tiu sufiĉe malsimpla procedo. Ni suferas ankaŭ pro la ŝanĝiĝoj de la monvaloro. Sed ni ne volas plibonigi la rilatojn en la kapitalismo, kiun ni kontraŭbataladas. Nia liberiĝo estos ebla nur per la ĉesigo de la salajrosistemo. Aŭ ĉiom — aŭ neniom! Plibonigo per partopago ne eblas.

„La rentumo signifas grandan ŝarĝon por la produktado.“ Tiel ploraĉas la entreprenistoj. Ni scias, ke la rentumo estas parto de la plusvaloro, kiun forrabas la entreprenisto el la laborista laborprodukto. Poste li devas pagi parton de sia rabaĵo al la uzuristo, kiu pruntedonis al li monon. Ĉu riĉa entreprenisto. kiu ne bezonas prunti monon k pagi rentumon, malpli ekspluatos siajn laboristojn?

„La hodiaŭa ekonomio estas kreditekonomio k pro tio ĝi estas dependa de la mono.“ Ĝuste male! La kreditekonomio tute ne dependas de la mono. Ju pli oni sukcesis plenkonstrui la kreditsistemon, des malpli oni bezonas monon. La ĝirobanko facile aranĝas la aferojn; eĉ la diferencojn oni ne pagas per kontanta mono. Oni bezonas ĝuste la kreditsistemon, kiam la varproduktado k -cirkulado estas tre viglaj k la tutmonda orprovizo ne sufiĉas. Aliparte vane oni amasigas bankbiletojn: tiom malpli ili valoras. —

K-do! Mi miras pri via aserto: „. . . tiu teoriulo (Marks) ignoris la monproblemon.“ Longajn ĉapitrojn enhavas „Kritiko pri la politika ekonomio“ k la unua volumo de „Kapitalo“, en kiu Marks funde pritraktas k detale elmontras la aperaĵojn en la vivo de la mono. Riproĉe vi mencias, ke „tiu teoriulo“ (!) ne kreis „kontraŭkapitalisman monsistemon“. Kiel vi imagas tiun mirindan, strangan ion? Ĉu eble kiel varmegan glaciaĵon, aŭ hejtitan glitkurejon?

„Kiel povas foriĝi la rentuma esenco en la mona problemo?“ vi fine demandas. Kiam ne estos ekspluatado, ne estos rentumo, ĉar rentumo estas parto de l’plusvaloro. La etbienulo ne okupas laboristojn, tamen li pagas rentumon al la uzuristo. Li ekspluatas sin mem k siajn familianojn. Ekspluatanto k uzuristo estas la sama persono. Aktoroj k scenejoj varias: la terura tragedio restas la sama.

Jozefo Denes (17 418).

TRA ESPERANTIO

Pri korespondantoj kun sovetiaj Kamaradoj.

K-do P. G. van der Plank el Nederlando sciigas, ke ĝis nun li bone sukcesis korespondadi kun K-doj el Sovetio. Li eĉ sendis siajn leterojn en kovertoj, sur kiuj troviĝis la nomo SAT, k „S-ulo“-n kun la titolo tute videbla. Ni ĝojas pro tiu informo k denove konsilas, ke kiel eble plej da K-doj informu la Sovetianojn pri nia movado, havigante al ili niajn eldonaĵojn.

Ni tamen devas rememorigi, ke ni posedas multajn leterojn de K-doj, al kiuj estas senditaj SAT-eldonaĵoj k kiuj neniam atingis la adresitojn. Ni plie posedas banderolojn kun poŝta stampo de pakaĵoj el SAT-libroj k gazetoj senditaj rekomendite k kiuj revenis al la sendintoj el Francio k Germanio kun la mencio en franca lingvo: „Retour comme interdit par l’Administration pour les ouvrages de presse.“ Ni neniam kulpigis la Sovetian regnon mem, al kiu SAT ĉiam rilatis tute lojale, pri la nenormala nuna situacio. Respondecas pri ĝi la C. K. de SEU, kiu volis ŝirmi sin kontraŭ niaj ĝustaj k justaj kritikoj. Ni ŝatus ekscii, ĉu aliaj K-doj estis same bonŝancaj kiel K-do P. G. van der Plank.

Kiel adresi poŝtaĵon al Norda Ameriko?

Pro la malsamaj skribmaniero k adres-sistemo en Norda Ameriko kompare al tiuj en la cetera mondo, la al Usono k Kanado adresitaj poŝtaĵoj ofte vagadas tre longan tempon k fine eble revenas al la sendinto aŭ tute perdiĝas, ĉar precipe la eŭropaj korespondantoj tre ofte malkomplete adresas tien sendatajn poŝtaĵojn.

Unue: tre gravas, ke la nomo de la ŝtato, ĉu tute, ĉu mallongigite, estu notita. En la 48 ŝtatoj de Usono estas multegaj samnomaj urboj; iafoje eĉ 25—35 urboj aŭ urbetoj tra tuta Usono havas saman nomon. Oni kutime skribas la nomon de la ŝtato mallongigite; ofte sufiĉas 1—2 literoj por indiki la ŝtaton, en kiu la adresita urbo troviĝas. Ekzemple: NEWARK, N. J., NEWARK, O., BROOKLYN, N. Y. BROOKLYN, Conn. La mallongigoj estas tute oficialaj k signifas la nomojn de la ŝtatoj: New Jersey, Ohio, New York, Connecticut. Sen tiuj literoj la adreso estas malkompleta, k la poŝtaĵo tute ne aŭ nur malfacile trafas la adresiton.

Same estas pri stratoj, kiuj havas 2 numer-vicojn distingatajn per E/ast, W/est, N/orth aŭ S/outh (= oriento, okcidento, nordo, sudo). En tiaj stratoj aŭ en avenuoj estas 2 samaj domnumeroj; ekz. en la 81-a strato la aldonoj „EAST“ aŭ „WEST“ indikas la orientan aŭ la okcidentan parton de la strato. En Nov-Jorko ekz. estas jenaj tre malsamaj adresoj:

— página 7 —

101, EAST, 11-th Street
101, WEST, 11-th Street
101, —, 11-th Avenue.

Se oni malkomplete aŭ fuŝe skribas tiujn tri adresojn, pli ol certe la poŝtaĵo ne trafos la adresiton. La subskribinto jam ofte spertis, ke pro ŝajne bagatelaj fuŝskriboj de la adreso la poŝtaĵo ne estis ricevata, aŭ ĝi vagadis de loko al loko, ĝis fine ĝi trafis al la ĝusta adreso.

Erara livero de la poŝtaĵo povas okazi ankaŭ pro la malsammaniera skribo de l’ciferoj en Norda Ameriko. Tio rilatas precipe la ciferon 1. En Norda Ameriko oni skribas ĝin kiel simplan strekon (/) sen ia alstreketo de kapo pendanta. En Norda Ameriko oni skribas la ciferon 7 preskaŭ sammaniere, kiel en Eŭropo la ciferon 1. La poŝtistoj en Norda Ameriko estas certe atentigitaj pri tio, tamen fuŝlivero de poŝtaĵoj ofte okazas pro tiu bagatela diferenco en la skribmaniero.

Okazis al mi antaŭ nelonge, ke malnova amiko esperantista, hungaro, kiu vojaĝis de Sud-Usono al Filadelfio, post la alveno tien sendis telgramon al mi: „VENU TUJ FILADELFION POR RENKONTI MIN, POST DU TAGOJ MI REVOJAĜOS EŬROPON“. La telegramo ne trafis min, ĉar ĝi estis liverita al 350, E. 87 anstataŭ al mia ĝusta adreso: 350 E. 81. Oni reliveris la telegramon al la sendinto. Sed estis jam tro malfrue por korekti la eraron: mia amiko, kiun mi sopirege deziris renkonti, devis revojaĝi al Eŭropo ne vidinte min pro tiu bagatela eraro, la diferenco inter la eŭropa k la nordamerika cifero 1. Nord-Amerikaj esperantistoj trafe skribus siajn adresojn NEPRE preslitere precipe la unuan fojon k atentigu siajn korespondantojn pri la gravo de ĉiuj mallongigoj en la adreso.

Bonesper, Nov-Jorko.

Informoj de Socialista Frakcio.

Raporto pri la kunsido okaze de la 12. SAT-kongreso en Ŝtutgart.

La kunsidon ĉeestis 39 Gek-doj. Prezidis K-do Azorin, kiu ankaŭ raportis nome de la estraro. Al la Frakcio anoncis sin ĝis 1. 7. 32 1400 Gek-doj loĝantaj en 17 landoj. K-do Johanson laŭtlegis 2 leterojn de K-dino Klatil, kiu bedaŭre ne povis veni. Kiel sekretariino ŝi sendis cirkulerojn al ĉiuj perantoj k raportis tiel regule pri la stato de nia movado k farendaj taskoj. K-do Grime (Grimme), respondeca pri la gazetservo, plendis, ke ĝi ne jam funkcias bone pro manko de regulaj k sufiĉe multaj kunlaborantoj. Li deziras ricevi artikolojn taŭgajn (ankaŭ pri esp-o) k pruvekzemplerojn de la koncernaj gazetoj.

La diskutoj estis tre viglaj k interesaj. Partoprenis ilin Gek-doj Fen (Veen), Aarse, Olson, Puf, Johanson, Azorin, Grime, Dojbler (Deubler), Kuhnt, Zehrer, v. d. Hajd, k a. La rezulto de la diskutado estis: 1. Kotizo por la Frakcio ne estas pagenda; la K-doj plenumu siajn taskojn specialajn en la kadro de sia loka grupo aŭ SAT-rondo. Monkolekto inter la ĉeestantoj por la sekretario rezultigis sumon de 24.— m. g.

  1. La estraro prilaboru laborprogramon, k konigu ĝin al la anoj de la Frakcio.

  2. K-dino Klatil estu komisiata prilabori siajn enketojn pri esp-o kiel varban broŝuron, k interkonsentu kun SAT k simpatiaj LEA-oj, ke tiu ĉi broŝureto estu presata.

  3. La Gek-doj kunhelpu, ke SAT restu unueca organizo, k ili evitu ĉion, kio povus veki ideon, ke nia Frakcio povus aŭ celus esti ĝermo por speciala organizo.

Rezulto de la novelektoj: Prez. K-do Azorin, Kordobo (Hisp.); sekr. Dojbler, Munĥeno (Germ.); gazetserv. K-do Grime, Vieno (Aŭstrio); virinfako: K-dino v. Essen, Marken Binnen (Nederl.); konsilanto: K-do Aarse, Amsterdam.

Kantinte la Internacion, la Gek-doj adiaŭis promesante labori laŭ la devo de klasbatala socialisto.

Aldono: Kiel sekretario de nia Frakcio mi salutas la Gek-dojn, alvokas ilin por fervora laborado por nia komuna celo, k estas konvinkita pri la finvenko de laborista klaso! „S-ulo“ disponos al ni, kiel al la aliaj frakcioj el SAT-anoj lokon por publikigi niajn informojn. La organoj de LEA-oj estas petataj ilin represi.

Sennaciece „Amikecon!“

Konrad Deubler, München 13, Arcisstr. 48/II.r, Germ.

Kunveno de la Sennaciista Frakcio

okaze de la XII-a SAT-Kongreso en Ŝtutgart

La kunveno okazis la 9-an de aŭgusto. Ĉi-jare K-do Dann (Nov-Jorko) legis la kutimajn raportojn de l’Sekretariaro. Poste aliaj frakcianoj konigis siajn spertojn.

Montriĝis, ke ankaŭ en la pasinta jaro la membrostato pliboniĝis. Dum la diskutado la ĉeestintoj klare esprimis, ke ĝuste en nuna momento, kiam furiozas tra la tuta mondo naciisma ondego eĉ en proletaj rondoj, la sennaciistoj devas ankoraŭ pli vigle disvastigi siajn ideojn. Ili devas ĉiam denove per ekzemploj pruvi al la laboristaro ke la nacia liberiĝo povas profiti nur al la burĝa klaso, sed ne al la proleta: nur la klasbatalo liberigos ĉi lastan el la ungegoj de l’kapitalismo. Estis krome konstatite, ke tre multaj proletaj esperantistoj fakte jam delonge nekonscie agas laŭ la principoj de la sennaciistoj, kio finfine estas la natura sekvo de l’esperanto-praktikado. Tamen la frakcianoj ne vivas en la iluzio, ke la sennaciistoj baldaŭ formos amasan movadon. Necesus ja, ke la laboristoj klopodu al laŭindustria, ne internacia, sed tutmonda organiziĝo. Sed kondiĉo por tia spiritostato estas, ke la laboristoj multnombre eklernu esp-on.

Ĉar la sennaciismo estas de la frakcianoj konsiderata kiel sole solida bazo idea por propagandi esp-on, estos baldaŭ aperigata franclingva eldono de la „Manifesto de la Sennaciistoj“. Alilingvaj tradukaĵoj ankaŭ jam estas preparataj, la angla estas jam prespreta. Por la nacilingvaj eldonoj verkis antaŭparolon L. Barbedet, profesoro pri filozofio k bone konata en la avangardaj medioj el Francio.

Estis faritaj kelkaj gravaj decidoj i. a., ke neesperantistoj ne povos esti akceptataj en la Frakcio. La „Sennaciista Bulteno“ estas eldonota regule ĉiun duan monaton. K-do Veder (Nov-Jorko) rezignis je la sekretarieco. Kiel nova sekretario estas elektita unuanime K-do H. Wagner, Stuttgart, Bismarckstr. 140 II, Germanio; kiel kasisto funkcios K-dino Wagner (sama adreso). Sennaciistaj Frakci-Perantoj estas jenaj K-doj:

  • L. G. Avid, 19 bis, J. B. Baudin, Villejuif (Seine), Francio.
  • F. Faulhaber, Maratonweg 15/2. Amsterdam, Nederlando.
  • W. Kubik, Hölle 2, Schweinfurt, Germanio.
  • H. Walker, 25 Ash Rd, Grimthorpe Terrace, Leeds, Britio.
  • St. Rostoniec, Piekna 52—28, Warszawa, Polio.
  • E. Artigas, Paseo del Ebro 62, Zaragoza, Hispanio.
  • J. Stadler, Vejprnicka, 97, Plzen 9, Ĉeĥoslovakio.
  • Nuno F. Diaz, Rua Joaquim Casimiro 38/1a dto, Lisboa, Portugalio.
  • T. Veder, 24—29 Merchant St., Astoria, L. I. N. Y., Usono.

11 067.

[REKLAMO p.7] Vi povas fari gravan servon al nia movado, plivaloriganta la sciencan bibliotekon de SAT. Tiucele vi ebligu la eldonon de

Fremdvortoj en Esperanto

de Paŭlo Neergaard

per antaŭmendo de unu aŭ kelkaj ekz-oj. La eldono estas certigata, se venos almenaŭ 300 antaŭmendoj. La prezo estas 1 krono dana k la pago postulata nur ĉe la apero de la libro. Ne prokrastu fari vian antaŭmendon, skribante al

Dates Bogtrykkeri
Gl. Kongevej 13, Kopenhago V
(Danio)

— página 8 —

EN NIA MOVADO

KRONIKO

Britio. Leeds. Sub gvido de K-do L. B. stariĝis tri esp. kursoj ĉe la Kooperativaj (lab.) studrondoj en distriktoj Rothwell, Hunslet k Middleton. Sume estas 70 gestudantoj. Germanio. Ŝtutgart. La SAT-Kongreso havis bonegan propagand-efikon; por multaj proletoj ĝi estis okulfrapa pruvo pri taŭgo de esp-o ne nur kiel interkomprenilo, sed ankaŭ kiel batalilo por la laboristaro. Ekde okt. okazas 3 kursoj en Ŝt. k antaŭurboj. Antaŭvideble ni povos aranĝi pliajn. La SEA-broŝuro de K-do Lanti „La Lab. Esp-ismo“ trovis bonakcepton en lab. medioj. Ni vendos ĝin inter la kursanoj. Regula kunveno ĉiumarda en Metalista Hejmo. — Ulo. Nederlando. La distrikto Amsterdam starigis „lab. esp-istan Universitaton“, komenciĝintan la 18. sept. k daŭrantan 15 tagojn dum sume 30 horoj, ĉefe pri esperant-movadaj temoj, por ĉiuj sekcioj. K-do de Bruin (Enschede) parolis pri SAT (24. 9.) — Ĝis nun 27 el 59 sekcioj de la Nederlanda LEA elektis SAT-peranton. Roterdamo. La SAT-anaro priparolis je la 9. IX starigon de SAT-rondo, por pli energie propagandi por SAT. K-do Bout estas loka peranto. Svedio. La sidejo de S.L.E.A. estas nun translokita en centran lokon de Stokholmo (Norda relvoja placo), kie troviĝas la ĉefkonstruoj de la sveda lab. movado. La nuna adreso estas: Upplandsgatan 1,3, Stokh. Usono. La Lab. Esp. Grupo en Los Angeles disdonis dum aŭgusto inter laboristoj 1000 flugfoliojn pri kurso, kies instruanto estas SAT-ano. (Oni uzas la novan „Petro“-n.) Sub la titolalvoko troviĝas i. a. traduko de l’teksto uzata sur la banderolo de „S-ulo“. „The Los Angeles Citizen“ presis la tuton. En sept. 2500 aliaj reklamiloj estas pretigitaj.

SAT-ano.

EKSTER NIA MOVADO

La Direkcio de l’Aŭstriaj Federaciaj Fervojoj aranĝas oficialajn 6-monatajn esp. kursojn, kies viziton ĝi rekomendas al ĉiuj fervojistoj.

La 25-a Universala Esperanto-Kongreso („Jubilea“) okazos en Kolonjo (Köln) de 29. julio — 5. aŭgusto 1933, laŭ oficiala invito de la ĉefurbestro, d-ro Adenaŭer, prezidanto de la Prusa ŝtata konsilantaro.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

De Ekrelo, Leipzig:

J. Stalin: Fundamentoj de Leninismo. El la rusa trad. G. Stelliĥ. — 124 pĝ. Formato: 12×16. Prezo: 1.— mk.g. Lekcioj legitaj en Sverdlova Universitato (1924).

Kiam Lenin ankoraŭ vivis, oni ne parolis pri leninismo; oni estis simple marksisto, aŭ por distingi sin de la socialdemokratoj, nomis sin „revolucia marksisto“. Stalin klarigas, ke leninismo estas plua disvolvo de l’marksismo en la nuna periodo de l’imperiisma kapitalismo. Ni ne povas esplori ĉi tie, ĉu Lenin iniciatis vere novan ismon, aŭ ĉu li ne simple aplikis lerte la instruojn de Marks al la cirkonstancoj en Rusio. Pri tio ekzistas opinidiverso. Estas iuj interesaj ĉapitroj en la libro (ekz. pri la nacia problemo: leninismo agnoskas revoluciajn kapablojn en interno de naciliberiga movado de premegataj landoj).

La lingvaĵo estas ĝenerale komprenebla, la stilo tamen iafoje peza. Div. vortojn (konspekto, domini) oni ne trovas en la Pl. Vortaro.

N. B.

Profesoro L. Ĵirkov: Kial venkis Esperanto? Studo. Form. 12×15. — 40 pĝ. Prezo: 0.30 mk. g.

Ĵirkov vidas en esp-o la „solan nuntempe ekzistantan lingvon pretan ideologie k praktike por esti enkondukata kiel „helpa“ lingvo internacia.“ Ĝi venkis laŭ J., ĉar ĝi estis elprovata k montris sin vivanta k taŭga por esti uzata en la batalo. Li skizas la evoluon de l’mondlingva problemo k severe kondamnas idon.

*

Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k metio) kun 2000 desegnoj de Francisko Azorin, arkitekto. Form. 14×20 cm.; presita de la firmo Chulilla y Angel, Madrido.

Jam 128 pĝ. de tiu verko estas presitaj k oni sekve povas prijuĝi ĝian valoron. Nedubeble nia K-do faras al la esp-a movado tre gravan servon. Ĉar la libro ne estas finpresita, ni simple mencias la laŭdindan entreprenon, por ke la interesiĝantoj eksciu pri ĝi.

Nia Lernolibro (ons Leerboek) voor de Internationale Taal Esperanto voor [?] Jac. Lem jr. Form. 12×21 cm. 196 pĝ. Prezo: 1 floreno. Eldonejo: Fed. van Arb.-esperantisten, Valentijnkade 2, Amsterd.-Oost. Poŝta ĝiro 111 278.

Niaj nederlandaj K-doj nun havas sendube bonan lernilon, kio faciligos al ili la esperantistigon al ĉiam pli multnombraj laboristoj.

Prospekto de Grupo Laborista Esperantista en Valencia (Hisp.). 8 pĝ. Form. 15×21. Kun bildo pri grupkunveno k hispanlingva propaganda teksto. Same: diverskoloraj propag.-afiŝetoj. Adreso de l’grupo: Embajador Vich, 13, 1. Valencia.

Hungara ŝlosilo, menciita sur p. 248 (en la n-o 394), estas eldonita de Literatura Mondo, Budapest, laŭ normoj de ICK. Prezo: 0.18 sv. fk.

Goethe, Romaj Elegioj. La Taglibro. Esp-igis K. Kalocsay. Eld. Literatura Mondo, Budapest. 1932. Prezo: 1.80 mk. g., bind. 2.65 mk. g. Du versaj verkoj kun erotika poezio. Kun ilustroj de Stefano Barta.

MEMORNOTO

Pri la SAT-Kongreso raportis:

Volksstimme, Hagen, 3. 9. (granda interesa priskribo); Pfälz. Freie Presse, Kaiserslautern, 20. 8.; Volkswacht, Regensbg., 20. 8.; Fränk. Tagespost, Nürnb., 20. 8.; Schwäb. Volksztg., Augsburg, 20. 8.; A.-I.-Z., Berlin, 11. 9. (n-o 37), bildo kun la partoprenintoj sub „El la lab. movado“¹. Südd. Arb. Zeitg., Stuttg., 13. 8. (insulta rap. de l’opoziciulo Ŝvarc).

Prisper. artik. k notojn enhavis:

Münchener Post, 20. 9., Volkszeitg., Düsseldorf, 29. 9.

¹ Komunist-tendenca ilustr. gazeto.

Korekto en la Protokolaro.

En p. 10 de la Kongres-protokolaro („S-ulo“ n-o 393) oni legu korekte la citon el „La Socialisto“, kiun faris K-dino Falkenher, jene: „Ĉi-jara kongreso havas la grandan taskon, firmkonstrui la bazon de SAT, firmigi ĝian fundamenton k fari tiujn decidojn, kiuj estas necesaj . . .“ (anstataŭ: la Kgr. devas fari tujajn decidojn . . .).

[BILDO p.8 | 6,86,18,98] Ronda unuecfronta glumarko kun tri sagoj kaj germanlingva surskribo „Schafft Einheit!“.

[REKLAMO p.8] Kion faras vi por la unuecfronto de la laborista klaso? Helpu ankaŭ vi laŭ viaj fortoj propagandante la unuecsignon! „Unuecfront“-glumarkojn liveras la presejo Vetig, Gelnhaŭsen, Germanio, poŝtĉekakonto: Frankfurt-Majn 18343. Ĉe antaŭpago 100 ekz-oj 0,50 mk. g., 1000 ekz-oj 3,— mk.g. Ĉe sendado per poŝtrepago + 0,30 mk.g.

KORESPONDADO

Unu enpreso, simpla trilinia anonceto kostas 0,80 [?] mk. g., ĉiu plia linio 0,50 [?] mk. g. — Grandaj anoncoj kun kadro: po kv. cm. kostas 0,20 mk. g.

AŬSTRIO

K-do Anton Huber, Aigen Abf. 43 b. Salzburg, interŝ. PI, kĉl. Gek-doj.

FRANCIO

K-do Eduardo Sagay, 17, rue Pareire, Narbonne (Aude), letere pri Ekonomio k scienco kun germ. k katalunaj Gek-doj.

HISPANIO

K-do M. Romeu, Str. Horta Nova 65, Sabadell, kĉl, pri ĉ. temoj.

K-do P. Escayol, Str. Avenida 14 de Abril 6—8, Rubi, petas materialon por ekspozicio.

NEDERLANDO

K-dino C. v. d. Meulen, Vespuccistr. 54/II., Amsterdam (W), koresp. kĉl. Gek-doj, L, PI, gaz., fotoj. Certe respondos.

K-do B. Blik, Vrolikstraat 50 hs., Amsterdam (O), dez. ricevi L, PK, PI el ĉ. landoj. Nepre resp.

PORTUGALIO

La anoj de la esp. grupo „Liberecvojen“, Alhos-Vedros, dez. koresp. kĉl., pri ĉ. temoj. Ĉiam respondos.

SVEDIO

3 tipografistoj dez. koresp. kun fakanoj ĉl., interŝ. pensojn, akt. okazaĵojn, fotojn k gaz. pri nia metio ktp., por uzi en nia Sv. Tipogr. gaz. Adr.: La Stelokamaradoj, poŝtkesto 798, Stockholmo 1.

Atentu!

La Utreĥta Lab. Esp. Grupo aranĝos la 15-an de novembro 1932 letervesperon. Ni petas sendi L, PK, PI el ĉ. landoj, pri ĉ. temoj. Skribu multnombre! Ni nepre respondos. Adr.: K-do J. Alta, Rijnlaan 133, Utrecht (Nederlando).

Halo! Halo!

La Esperanto-Klubo en Hässleholm aranĝos la 31. 10. 1932 letervesperon. Respondo garantiata. Adr.: „Letervespero 31. 10.“, K. E. Flemström, Teknika Lernejo, Hässleholm (Svedio).

[REKLAMO p.8] La Memoron PLIFORTIGAS k PERFEKTIGAS laŭ metodo trifoje premiita de la Pariza Akademio Prof. de mnemoniko D. FAJNŜTEJN-VILNO, Zawalna 15 (Pollando). Dank’ al mia metodo, bazita sur leĝoj de psikologio, fiziologio, logiko k pedagogio, la MEMORO restariĝas ĉe tiuj personoj, kiuj ĝin perdis, pliboniĝas ĉe tiuj, kiuj havas malbonan k perfektiĝas ĉe tiuj, kiuj havas bonan; samtempe foriĝas la DISTRECO k maldiligento, fortiĝas la VOLO k pliboniĝas ĉiuj psikaj kapabloj ĉe personoj ĉiuaĝaj. ☛ Postulu senpage prospektojn de la memorfortiga kurso en esperanto.

ENHAVO

paĝo
La Usona Imperiismo 1
Imperiismo en Sud-Ameriko 2
Sovetmovado en ĉiniaj provincoj 2
Feria tendaro por senlaboruloj 2
Nombroj pri la mizeriĝo de la germana laboristaro 3
Generaloj, prelatoj k „demokrataj“ regantoj festenas sur . . . kadavroputrejoj! 3
Letero el Norda Afriko 3
En tendaro de junaj leninanoj 4
La pariaoj en Hindio: La „Netuŝebluloj“ 5
Tra Esperantio 6—8

Presejo Oscar Wettig, Gelnhausen (Germanio)

N.º 396, 3 de noviembre de 1932

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

[BILDO p.1 | 24,2,72,11] Emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» antaŭ terglobo kun meridianoj kaj kontinentoj.

9-a JARO, N-o 396 — LEIPZIG, 3./11. 1932

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

APERAS dusemajne | REDAKTEJO: 14, av. de Corbéra, Paris 12e. – GVIDANTO: E. Lanti. – SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. – ADMINISTREJO: R. Lehner [?], Kolmstr. 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS dusemajne

ERIKO MALATESTA, GRANDA REVOLUCIULO.

La tuta vivo de tiu ĉi homo, kiu mortis antaŭ kelkaj monatoj 78-jaraĝa, estas dediĉita al la liberigo de l’ proletaro. Neniam li havis la plej etan personan ambicion, nek emon ordoni al aliaj aŭ sin trudi kiel ĉefo. Simpla k modesta unuavide, li estis kompreneble la egalulo de ĉiuj bonintencaj homoj; sed persista en sia agado k akceptante tiom pli da respondeco, ke li ne agis en person-interesa aŭ ambicia celo, li sciis kontraŭstari al ĉiuj subpremantoj, al ĉiuj estremuloj. Li estis profunde amata de la subprematoj — k eĉ la subpremantoj respektis lin.

[BILDO p.1 | 33,44,70,75] Portreta foto de Eriko Malatesta: maljuna viro kun griziĝanta barbo kaj lipharoj, en malhela jako kaj kravato, rigardanta flanken.

Lia junaĝo.

Naskiĝinta en 1853 en Sankta Maria de Kapua Vetere, loko, kiu okupas la spacon de l’antikva Kapuo, sed kiu prezentas nenian agrablaĵon plu, Malatesta grandiĝis meze de loĝantaro, premata sub multjarcenta jugo, tenata en malklero de la pastraj helpantoj de l’ politika tiranio.

Kiel la plej multaj revoluciuloj, li precipe per profunda sento pri socia maljusto estis kondukata en la vojon de l’ Revolucio. Sed la influo de l’Bakunina propagando — tiu lasta loĝis en Napolo k en Kampanio de 1865 ĝis 1868 k formis tie malgrandan socialistan kernon, kiu estis la ĝermo de l’loka sekcio de l’Internacio, fondita en 1869 —, ŝajnas esti difine efikinta sur la formon de liaj ideoj. Li jam estis akceptinta la anarkismon, la kolektivismon k ateismon, kiujn Bakunin predikis en Italio depost 1865, kiam li unuafoje ekkontaktis kun li en 1872, en Zuriko. Deveninta de l’ bonhava burĝaro, destinita por liberala kariero, Malatesta ne hezitis rezigni je ĉiuj privilegioj de sia socia situacio k forlasi siajn universitatajn studojn, dekiam li sentis la urĝegan neceson batali por la emancipo de l’popolo. En sia fervoro de novkonvertito li estis ia speco de vaganta kavaliro, de ĥimerema mondjustiganto. Kvankam li neniam rakontis sian vivon — k tio estas granda domaĝo, ĉar liaj memoraĵoj estus almenaŭ same interesegaj kiel tiuj de Kropotkin — oni trovas en liaj verkoj kelkajn memorojn, kiuj malfermas al ni horizontojn pri lia spiritostato k tiu de liaj junaj batalkamaradoj. En sia antaŭparolo al la libro de Netlaŭ „Bakunin k la Internacio en Italio“, li diras, ke la Internacio estas enkondukita en Italio de burĝoj, kiuj, pro amo al la justo, dizertis sian klason.

„Jam anarkistoj konvinkitaj, skribas Malatesta, ni volis renversi la ekzistantan registaron k lasi al la amasoj, liberigitaj el la armea k polica subpremoj, ekposedi la riĉaĵojn k organizi la novan socian vivon. Ni havis mistikan kredon en la virto de l’popolo, en ĝia kapablo, en ĝiaj instinktoj por egalo k libero.“

Kaj en tiuj ĉi antaŭnelonge skribitaj paĝoj, kiuj estas rerigardo sur sian tutan vivon de aktivulo, li rekonas, ke liaparte ekzistis kompleta eraro rilate la psikologion de l’amasoj ankoraŭ plene nesciaj k malorganizitaj, kun kiuj li unue kontaktiĝis: „La malsato, kiam ne ekzistas konscio pri la propra rajto k ideo, kiu gvidas la agon, ne produktas revoluciulojn.“

De l’ ribelo de Benevento ĝis la Internacio.

Oni malfacile povas imagi, ke pasis apenaŭ duonjarcento depost la ekspedicioj de Malatesta al Kastelo de l’ Monto, malnova feŭda kastelo, kie el tricent konspiruloj al rendevuo venis nur tri, k en la provincon de Benevento, kie bando el tridek homoj ekkaptis malgrandan urbdomon en la montaro k okupis ĝin en la nomo de l’socia revolucio, konfiskante la trezoron por ĝin disdoni al la loĝantoj, k detruante la magistratajn aktojn, k kie maljuna pastro salutis ilin kiel verajn apostolojn de dio. La ribela ago tiutempe estis en la okuloj de Malatesta k liaj amikoj la plej bona rimedo de propagando. Kaj fakte ĝi servis al la propagando

— página 2 —

10 — SENNACIULO

pro la enkarcerigo de l’ribelintoj, la sekvanta proceso k el ĝi rezultanta disvastiĝo de l’ideoj.

En tiu ĉi legendeca atmosfero Malatesta pasigis parton el sia junaĝo, kiun oni povus nomi romantika, se ne aliaj elementoj de scio k sperto ekmaturiĝus. Vojaĝoj eksterlanden kontaktigis lin kun rondoj tre diferencaj de lia naskiĝlanda medio, kvankam la sudlandanoj en ili estis la plimulto.

Ĉe la Berna kongreso de l’Internacio (tiam disigita de l’marksista trunko) en 1876, la gvidideoj de lia revolucia aktiveco estas plene formitaj: la kongreso de l’itala federacio, kiu komenciĝis kelkajn tagojn antaŭe en Florenco, adoptis la anarkistan komunismon, kiu komunigas la laborprodukton, k la formulon: de ĉiu laŭ siaj rimedoj, al ĉiu laŭ siaj bezonoj. Tiu vidpunkto restis la fundamenta ideo de Malatesta.

Li bone konis la ekonomiajn teoriojn de Marks k plene akceptis ilin. „La libera ludo de l’naturleĝoj en la socio plenumos la homar-destinojn,“ li diris ĉe la Berna kongreso. Tamen pli malfrue li plene liberigis sin de tiu speco de fatalismo. La Internacion li komprenis ne kiel ekskluzive klasan organizon: „Ĝi devas celi la emancipon de l’tuta homaro k unuigi sub sia standardo ĉiujn revoluciulojn sen klasa distingo“ (Berna Kongreso).

Pli malfrue (1904) Malatesta agnoskis per jenaj vortoj, kia estis la vera karaktero de liaj rilatoj kun la Internacio: „Ni estis antaŭ ĉio membroj de l’sekretligo (fondita de Bakunin) k kiel tiaj ni fondis sekciojn de l’ Internacio. La Internacio en Italio ne estis federacio el laboristaj societoj, sed pure politika societo por la celoj de l’Ligo.“

La tendenco trudi sian aŭtoritaton k komandi ne ekzistis ĉe Malatesta, sed la ideo pri grupiĝoj anarkistaj, kiuj agas kiel fermentoj sur la amasojn instinkte revoluciajn, restis unu el liaj direkt-ideoj. La ribel-problemoj venkis en siaj zorgoj ĉiam super tiuj de l’laborista organizado, kiu ne ŝajnis al li konduki mem al la Revolucio.

Ekziloj post ekziloj.

Post unujara malliberiĝo en 1878 li estis malkondamnata; li komencis panakiri de nun per la laboro de siaj manoj, kiel elektristo. Ekzile li vivas, unue en Aleksandrio, tiam en Bajrut; el ambaŭ urboj li estas forpelata; li evitas esti liverata al la itala polico de sur ŝipo, kiu albordiĝas Livornon. En Ĝenevo li estas en la momento, kiam Kropotkin fondas la „Ribelo“n. Post kelkatempa restado en Rumanio li venas en Parizon, laboras tie kiel meĥanikisto k vidas la Komunanojn revenantajn el Nova Kaledonio; forpelita en marto 1880, li iras al Londono k Berno, poste oni retrovas lin en Parizo, kie li estas 4 monatojn en karcero. Same oni arestas lin en Svisio. Fine nur Londono restas lia rifuĝejo, kie li fiksiĝas dum du jaroj, ĝis 1883. Reveninte Italion, li kontraŭbatalas la porparlamentan tendencon de l’internaciistoj. Estante provizore libera, li publikigas semajnan gazeton „La Socia Demando“ (1883/84). De tiu epoko datiĝas lia fama dialogo „Inter kamparanoj“, modela elementa propagandbroŝuro.

Kondamnita, Malatesta sukcesas forkuri, kvankam lia domo estis ĉirkaŭita de policanoj. Li restas en Suda Ameriko ĝis 1889, poste (1889/90) en Nico k Londono, kie li publikigas kelkajn n-ojn de „Asocio“ kun gvidideo por interkonsentemo de ĉiuj anarkitendencanoj.

Inter Londono k Italio.

En januaro 1891 Malatesta partoprenis ĉe la fondkongreso de l’anarkista soci-revoluciula partio en Italio, kies programo entenis la komunan organizadon de l’produktado k konsumado per libere interkonsentitaj kontraktoj inter laboristoj organizitaj k la libera federacio de iliaj asocioj. La revolucia socialismo de Cipriani ligiĝis tie kun la anarkia komunismo de Malatesta.

Ankaŭ la anarkistoj de l’tendenco de Malatesta provis rilati kun la laboristaj organizoj. En Genovo (en 1892) laborista kongreso, kie la anarkistoj estis la plimulto, fondis kontraŭpolitikan lab. partion. La agado de Malatesta plilarĝiĝis tra la tuta duoninsulo.

En la lasta jardeko de l’deknaŭa jarcento, la plej vigla epoko de l’anarkismo en Eŭropo, Malatesta vojaĝis ofte eksterlanden: lia impeta agado aperis kiel protesto de l’revolucia spirito kontraŭ la laŭgrada enmarĉiĝo en la parlamentismo k adaptiĝo de l’ socialistaj partioj al la burĝa socio. Laŭ li „ne la ideoj elvokas la agojn, sed la agoj naskas la ideojn.“ Per publikigo de nova ĵurnalo „Agitado“ (1897/98) en Ankono li entreprenis novan paŝon por laborista organizado, en momento, kiam ĉiu libera penso estis subpremata en Italio. Malatesta estis arestata en januaro 1898, okaze de malŝatribeloj, k akuzata pro konsistigo de „bandita asocio“. Antaŭ la fortegaj protestoj de l’publiko k elokventa defendo de Petro Gori la juĝistoj ne riskis teni la kulpigon k kondamnis lin nur je kelkmonata puno. Lia ĵurnalo pluaperis, dank’ al kelkaj junaj oferemuloj de li influitaj. Intertempe okazis la ribeloj de Milano, kiuj sange estis subpremataj de la registaro. Malatesta post sia liberigo estis deportata en insulon, de kie li sukcesis forkuri k reatingi Londonon.

Tie li restis ĝis 1913, ĉiam atentante pri la internacia movado. Tiam li revenas Italion k publikigas la „Volo“n. Ĉiu el liaj titoloj estas programo; ĉi foje temas kontraŭbatali la reformismon k la pasivecon. En junio 1914 komenciĝas revoluciaj movadoj en Meza Italio, kiujn subtenas lia organo.

La lasta reveno Italion.

Ĉe militkomenco Malatesta troviĝas en Londono. Li tre klarvidas pri la situacio k ne hezitas diri tre nete, kion li pensas pri erar-irantaj amikoj, kiel Kropotkin k Ĉerkesof, al kiuj rasaj simpatioj k antipatioj perdigis la prudenton. En 1916 li respondas per broŝuro titolita „Registaraj anarkistoj“ al la „Manifesto de l’Dekseso“ (Kropotkin, Grav, Malato, k a.), kiuj volis daŭrigi la militon „ĝisfine“.

Ĉe la italaj anarkistoj ne okazis tiaj erariĝoj, k postmilite revenante Italion Malatesta trovas siajn batalkamaradojn plifortigitaj. Li devas kaŝe reatingi Italion; triumfa estas la akcepto. Li publikigas en Milano ĉiutagan gazeton anarkistan: „La Nova Homaro“. Li faras ĉion por prepari la revolucian movadon skribe k parole. Li konsilas, instigas, sed lia sinteno estas ĉiam tiu de K-do, egalulo inter egalaj.


Okaze de la 7-a de novembro:

LA 15-a DATREVENO DE L’RUĜA OKTOBRO

Sovetio — nia suno!

J. Burger (601)

Itala mel.: „Wie strahlt die Sonne hell im vollen Glanze“.

Devige per teror’ de bajonetoj mizere vivas, ĝemas la proletoj ankoraŭ en kapitalismaj landoj sub peza jugo de rabistaj bandoj. ||: Sed nigrajn nubojn de la sufer’ trabrilas stelo de l’novesper’: „Ekzistas Soveti’, land’ libera per revoluci’!“ :||

Proletoj estras tie „sian“ ŝtaton, forigas parazitan ekspluaton, produktas por si mem en ŝakt’, fabriko, ne plu servutas por sinjora kliko.* : Kreiĝas tie ja nova viv’ per „Kvinjarplano“ k „Kolektiv’“ en lando Soveti’, kie venkis la revoluci’! :||

Ekkonas sklavoj nun kun granda ĝojo, ke rusoj iras sur la ĝusta vojo: Nur agoj donas al popoloj liberon, — sed ne parlament-paroloj! ||: Do — Sovetio por ni: — model’; la samon fari nun nia cel’! Por „Monda Soveti’“, kiu estos per revoluci’! :||

* Grupaĉo.


— página 3 —

SENNACIULO — 11

Post malvenko de l’proletaro italia oni arestas lin, poste reliberigas. Li provas daŭrigi la lukton. Sed baldaŭ ĉiu libera penso estas subpremata. Lia lasta periodaĵo estas la revuo „Penso k Volo“. De nun lia aktiveco estos pli multe penso ol ago. Sed eĉ la penso estas tro por la faŝista reakcio. Li devas silenti, rigore observata: du faŝistoj gardas ĉe lia pordo, du aliaj akompanas lin, kiam li eliras; oni ne povas paroli kun li, nek lin saluti, ne estante arestata kiel suspektinda. Izolita de l’ cetera mondo, danĝera por siaj propraj amikoj, li ricevas leterojn, kiam plaĉas al la faŝistoj, k oni konfiskas ĉiujn publikaĵojn, kiuj povus informi lin pri la movado en eksterlando. Tamen lia eterna optimismo ne forlasas lin; li atendas la faligon de l’tirano, la neeviteblan revolucion.

Antaŭ ĉio: moralo.

Precipe lin karakterizis, same kiel aliajn anarkistojn (Reklu, Kropotkin ktp) funda boneco, plena abnegacio, modesto, kiu lin faris denature egalulo de l’plej malaltaj, lojalo, kiu abomenis rimedojn malsincerajn, eĉ kontraŭ senskrupulaj kontraŭuloj, — tiu tuto el kvalitoj, per kiuj tiaj homoj atestas, ke socio sen leĝoj estas ebla, sed ke ĝi havas kiel kondiĉon la disvolvon de l’individua konscienco k de l’moralaj faktoroj.

Oni devas rekoni, ke la eduka agado de l’anarkistoj en la etika senco havas sian distingan lokon en la tuto de l’ socialista movado k utilas speciale por kontraŭpezi la tendencojn de politikuloj, emaj al senskrupula polemiko, k teoriuloj hipnotitaj de l’ekonomiaj demandoj tiagrade, ke ili kredas pri eblo povi estigi per ekonomiaj transformoj moralan renoviĝon, eĉ se oni kutimigis la homojn mensogi, trompi, kalumnii sub preteksto de atingenda celo, k venenis la atmosferon tiom, ke oni kreis ĉie malfidon, malkonkordon k malpacon en la mezo de la laborista klaso mem.

Laŭ artikolo de J. Menil (Mesnil) kompril-trad. Omar.

Malatesta pri esperanto.

En la jaro 1924 K-do Lanti povis en Romo intervjui la faman anarkiston. Ni represas ĉi-sube el la malnova Sennacieca Revuo, kion Malatesta diris pri nia lingvo:

— Ĉu do vi komprene legas esp-on?

— Ja, vian revuon mi legas senpene. En Londono mi lernis esp-on k eĉ tiam tre interesiĝis pri la movado. Sed okazis la skismo ida k pro tio mi ĉesis okupiĝi pri la afero. Mi atendas ekscii, kiu el ambaŭ lingvoj venkos . . .

Mi profitis la okazon por klarigi, ke la esp-a movado daŭre progresadas k ne vidigas ian ajn dekadencan signon, tute male.

— Nu, eble denove mi interesiĝos pri esp-o, tial ke mi ja estas konvinkita, ke internacia lingvo estas nepre necesa por nia movado.


Unika Programo.

Okaze de la nuntempa balotado pro elekto de Usona prezidanto, ĉi suba programo prezentas varbilon por revoluciaj ideoj k movado. Dum la programoj de aliaj lab. partioj en Usono tute similas tiujn en Eŭropo, ĉi tiu havas apartan k diferencan karakteron k ŝajnas al ni tial koniginda por la legantoj de „S-ulo“. Red.

El inter ĉiuj en la mondo interbatalantaj partioj laboristaj elstaras la Socialista Laborista Partio de Usono, kiu estas la sola revolucia partio socialista en tutmondo (krom fratorganizo en Britio). Kaj ĝi ne ekzistas nur depost hieraŭ, sed jam de pli ol 40 jaroj.

Estis Daniel de Leon, gvidinto de la S.L.P., kiu dum la Internacia Socialista Kongreso, okazinta en 1904 en Amsterdam, proklamis tute sola la principon pri senkompromisa klasbatalo kontraŭ kompromisema kunlaborado en burĝaj registaroj. Tiam la Kaŭcki-rezolucio donis la idean ŝlimgrundon, de kie enprofundiĝo de la socialdemokrataj partioj en la marĉon de klasharmonia kunlaborado fariĝis neevitebla fatalo.

La voĉo de De Leon tiam ne trovis aŭskulton. Tamen li ne cedis k kondukis senindulgan batalon kontraŭ ĉia reformismo. Laŭ Robert Minor, komunista partiĉefo, Lenin diris: „La usonano Daniel De Leon la unua formulis la ideon de Soveta registaro, kiu plenkreskis el lia ideo. La estonta socio estos organizata laŭ la soveta skemo. Tiam estos prefere sovetaj anstataŭ geografiaj limoj por nacioj. Industria sindikatismo estas la baza afero. Jen tio, kion ni estas konstruantaj“ —

Ambaŭ mortis, sed la Socialista Laborista Partio, fidela al la instruo de Marks k liaj veraj disĉiploj, ankoraŭ vivadas k agitadas senlace por la socia revolucio. Ĉie, kie mankas socialiste revolucia orientiĝo, la ĉi-sekva programo de la Socialista Laborista Partio de Usono estas fonto de riĉa instruo, precipe en la landoj industrie altevoluintaj. Tial ni prezentas ĝin ĉi tie. — Trad.

La programo de la Socialista Laborista Partio de Usono.

Sociaj sistemoj k ĝiaj konformaj formoj de regado ekekzistas kiel rezultoj de sociaj fortoj agantaj cele al socia progreso. La objekto de registaroj laŭŝajne estas certigi vivadon, liberon k la celadon al feliĉo al la utilaj membroj de la socio.

Kiam ajn iu socio malsukcesas pri aŭ fariĝas detrua al tiuj ĉi finceloj, ĝi memevidente postvivis sian utilon, necesiganta, ke la ekspluatata k subpremata klaso organizu siajn fortojn por fari finon al la eluzita socia sistemo.

Tia decidiga periodo en la historio alfrontas hodiaŭ la homaron k konsiderante ĉi tion, la S.L.P., en sia tutlanda kongreso kunveninta en la 1-a de majo 1932, rekonfirmas siajn antaŭajn program-deklarojn k akorde kun internaciaj socialistaj principoj deklaras:

Klas-konfliktoj.

La historio de la homaro estis batalo por progreso, alprenanta la formon de luktoj por la potenco inter batalantaj klasoj. Kiam ajn iu reganta klaso estis plenuminta sian mision k ĝiaj interesoj ĉesis esti en harmonio kun la sociaj interesoj, ĝi estis anstataŭata de la klaso malsupera, kiu per pliiĝantaj ekonomiaj k politikaj fortoj atingis sian revolucian celon. Tiu ĉi klaso, laŭvice, fariĝis portanto de socia progreso . . . ĝis ĝi post-vivis sian utilon k fariĝante reakcia k faligaĵo sur la vojo de l’ homaro, devis cedi antaŭ la kombinitaj fortoj de socia progreso k nova revolucia klaso.

Kun la kapitalismo restas en la socio nur du interluktantaj klasoj, la kapitalista k la laborista — la kapitalista klaso, la posedanto de la iloj por la produktado, kia posedanteco hodiaŭ estas tute detrua al la vivado, libero k feliĉo de la plejmulto el la popolo; k la laborista klaso, kies interesoj postulas la nuligon al la privata posedo de la rimedoj por vivado.

La interesoj de la laborista klaso postulas la starigon de kolektiva posedo k regado garantianta al ĉiuj la rajton je laboro k certiganta al ĉiuj la tutajn fruktojn de ilia laboro, finanta por ĉiam la detruajn klasmilitojn, kiuj ĝis nun disŝiris la homaron.

La kapitalista disfalo.

Dum kvardek jaroj la S. L. P. estis supreniĝanta al ĉi tiu historia momento. La kapitalista sistemo nun knaras k rompiĝas en ĉiu artiko k fendeto. Ĝi ne pli troviĝas „antaŭ tribunalo“ ¹ ol ĉevale tirata veturilo troviĝas „antaŭ tribunalo“ apud potenca motorvagono. La kapitalismo estas eluzita, arkaika, preta por la muzeo de prisocia historio. Nura ekrigardo al la mondsituacio devus sufiĉi por kon-

¹ Laŭlitere: „sub proceso“; nuntempe kutima parolturno en Usono, kiu volas esprimi, ke la kapitalismo kvazaŭ staras antaŭ tribunalo, kiu kun digno, medito k profunda seriozo devus esplori pri la pluvivo de l’ kapitalismo, kvankam ĝia malutilo estas memevidenta. Tial la supra frazo ridindigas tiun ideon per komparo inter „ĉevale tirata veturilo apud potenca motorvagono“.

— página 4 —

12 — SENNACIULO

vinki eĉ la plej malspritan personon pri tiu ĉi fortega fakto.

Ekonomiaj ligiloj ekrompiĝis; sociaj ligiloj malkuniĝas. Kiel rezulto, fabrikoj fermiĝas, la maŝinaro malfunkcias k rustas, ĝis de dek ĝis dekdu milionoj da gelaboristoj estas senlaboraj k ili k iliaj familianoj restas senigitaj je nutraĵo, vestaĵo k ŝirmejo.

La milionamaso de la homaro, en la tutmondo, malsatadas k estas mortanta, ĉirkaŭata de grandega riĉaĵo, kreita per ĝia propra laboro. Al laboristoj estas neeble trovi laboron por akiri la vivbezonaĵojn.

Kompleta dissolviĝo.

La S. L. P. senĉese elmontradis la neeviteblan sorton de la kapitalista sistemo de produktado k distribuado:

— montris al la fakto, ke „libera“ konkurenco — unu el la feliĉigiloj de la sistemo —, neeviteble kondukis al la elimino de la malgrandaj, k pograde eĉ ne tiel malgrandaj, komercistoj k fabrikistoj;

montris, ke la efiko de la koncentriĝo de l’giganta produkt-maŝinaro en ĉiam malpliiĝantaj manoj estus tiom grandega, ke ĝi transglitos la eblon de regado per la malmultaj industrioj;

demonstris sen ia ajn dubo, ke la profitsistemo kapitalista estas konstruita k povas ekzistadi nur per la ekspluatado de la laboristoj;

ke tiu ĉi ekspluatado kun la helpo de la maŝinoj estis tiel grandegiĝanta, ke fine fariĝas maleblo al la kapitalistaj posedantoj vendi la krom-kvanton en la enlanda k eksterlanda merkatoj;

ke ĉi tiuj „ŝtelitaj varoj“ fine akumuliĝus k kuŝus kvazaŭ inkubo sur la brusto de la homaro, malebliganta ties spiradon k vivadon, dum vagadus sur la stratoj k ŝoseoj multmiliona armeo el senlaboruloj, ne povanta trovi la rimedojn por vivado.

Ĉi tiu stato de socia dissolviĝo ĉirkaŭas nin nun.

Kiam socia sistemo atingis la punkton de tuta dissolviĝo, kiam la ligiloj, kiuj ĝin tenis kuna, disŝiriĝas, interesatoj de l’reganta klaso vigle proponas paliativojn k reformojn por forteni la minacatan finon al la sistemo. Okazas tiel ĉe la kapitalismo. Sub diversaj maskoj, sed instigite de unu sola intenco, diversaj agentoj de l’kapitalismo aperas, etendante logajn promesojn pri reformoj, kiuj alportus laŭŝajnan helpon al la laboristoj. Sed neniel troviĝas helpo al revolucia klaso interne de socia sistemo, kiu estas kondamnita.

Kie socia revolucio estas okazonta k, pro kia ajn kialo, ne ankoraŭ trovis plenumon, tie reakcio estas la alternativo. Ĉiu reformo donita de l’kapitalismo estas kaŝa rimedo de reakcio. Kiu agitas por reformoj, tiu agitas por ĉiamigo de l’sistemo; kiu diras, ke reformoj sub kapitalismo estas eblaj k atingindaj, tiu per tio deklaras, ke la daŭro de l’kapitalismo estas ebla k atinginda. Sed la kapitalismo estas kreskinta al ĉiondetrua, ĉion-manĝanta monstro, kiu devas esti ekstermata, se la homaro devas pluvivi.

La Programo.

Ĉe tiu ĉi kriza horo, la S. L. P. pli pripense serioza ol iam ajn antaŭe alvokas la laboristan klason de Usono kolektiĝi ĉe la baloto sub la standardon de la partio. La S. L. P. ankaŭ alvokas ĉiujn aliajn inteligentajn civitanojn, ekstari honeste sur la grundo de la interesoj de l’ laborista klaso k kuniĝi kun ni en ĉi tiu kolosa k nobla laboro de homara emancipado, por ke ni faru senprokraste finon al la ekzistanta barbara klaskonflikto k al la frenezaj kontraŭdiroj inter senlimigitaj riĉo k produktado de riĉaĵoj, k la malriĉo k mizerego suferataj de tiuj, kies laborado kreis ĉion el ĉi tiu riĉaĵo.

Ni alvokas ilin transdoni la landon k ĉiujn ilojn de produktado, transportado k distribuado en la manojn de la utilaj produktantoj kiel organizita korpo industria, sub tutlanda industria administracio por anstataŭi la nunan eluzitan registaron politikan aŭ teritorian. Kaj ni plie alvokas la laboristojn rapidigi ĉi tiun laboron de socia k homara renaskiĝo kun la celo, ke baldaŭa fino estu farota al la nuna stato de senplana produktado, industria milito k socia malordo, ke ĝi estu anstataŭata per la Socialista aŭ Industria Komunumo de Emancipiĝinta Laboristaro — komunumo, en kiu ĉiu laboristo havu la liberan funkci-eblon pri k la plenan profiton el siaj kapabloj, multobligitaj per ĉiuj faktoroj de l’ moderna civilizo.

Adoptita dum la 18-a Tutlanda Kongreso, en la 1-a de majo 1932.²

² Traduki k presigi kiel instruan kontribuaĵon al via gazeto la starpunkton de l’Socialista Lab. Partio en Usono montros belege, ke nia devizo: „Esp-o je la servo de la Tutmonda Proletaro“ estas obeata k obeinda signalvorto. La unuaj dek tradukintoj, kiuj sukcesos presigi la programon nacilingve en sia gazeto, ricevos tuj post alsendo de du pruvekzempleroj rekompencon en formo de la SAT-eldonaĵo: „La Fera Kalkanumo“ (London). Sendu al: T. Veder, 24—29 Merchant St., Astoria, L.I.N.Y.


Se ĉiuj patrinoj agus same…

La 28-an de junio 1932 aperis antaŭ la milit-tribunalo, mankatenite, R. A. Simuns (Simons). Al demando de l’ prezidanto pri la soldata rango li respondis: „Mi havas nenian militistan kvaliton, ĉar mi estas servrifuzinto k ne soldato!“ La patrino de l’ akuzito deklaris, ke ne ŝia filo, sed ŝi mem devus troviĝi sur la akuzit-benko, ĉar, ŝi diris: „Mi edukis miajn infanojn en la amo al homoj k instruis ilin, ke la militismo estas malnobla k malmorala, ĉar ĝi starigas la unujn kontraŭ la aliajn inter la homoj, kiuj estas fratoj. Mi ripetis multfoje al mia filo: Mi preferas konduki vin al la tombejo ol vidi vin porti la vestaĵon de l’ mortigistoj. Mia filo komprenis min, mi estas fiera pri li!“

La advokato elokvente klarigis, ke temas pri klasika kazo de servrifuzo pro konsciencaj skrupuloj, ke ne temas pri provoko al malordo, sed pri perfekta edukado. Sinjorino S. estas sindona patrino, inteligenta k klerigita virino. Simuns estas starigita antaŭ la elekto: Aŭ sekvi la naturan leĝon, kiu inspiras al li la respekton al sia patrino, aŭ obei la „leĝon“ de l’militismo. Li elektis sian patrinon k la liberon.

La verdikto estis: kondamno al trimonata enkarcerigo. — Simuns, laŭ antaŭa anonco de l’ advokato, ekkomencis la malsat-strikon k skribis leteron al la militministro; same skribis al ĉi-lasta la patrino.

La estraro sugestis tiam al Simuns apelacii pri la verdikto por atingi ĝian nuligon. S. respondis: „Ĉu vi min kondamnis, jes aŭ ne? . . . Mi ne obeas . . .“

Post tio la milit-estraro mem apelaciis, post 72-hora malsatado de S. Tiam ĉi-lasta ree komencis akcepti nutraĵon, atendante la definitivan decidon.

Resume laŭ gazetservo de Internacia kontraŭmil. Komisiono.

La raporton, laŭ kiu estas farita supra resumo, ni ricevis de K-do 17 768. Krom ĉi tiu K-do sendis al ni poste pri la sama okazintaĵo tradukitajn raportojn K-doj 13606 k 15 396. Multaj protestkunvenoj okazis. Lastminute ni aŭdas, ke Simuns estas liberigita.


Dneprostroj — malfermita!

La 10. X. okazis solena malfermo de Dneprostoj, potenca hidroelektra stacio sur riverego Dnepro. La 7. XI. 1927 proksime de l’urbeto Kiĉkas, laŭ testamento de Lenin, oni ekfondis grandan elektro-stacion. Venkante multnombrajn malfacilojn, ekonomiajn k mastrumajn mankojn, la rusa proletaro helpate de eksterlandaj specialistoj, ĉefe usonanoj, sub gvido de l’kolonelo H. Kuper (Cooper), konstruadis tiun stacion, kiu la 1. V. ĉi-jare kun 810 mil ĉevalpovoj liveris sian unuan elektrokurenton al aro da industriaj centroj k fabrikoj. La jara kapablo de 2,5 milionoj da kilovatoj ebligas konstrui grandan industri-kombinaĵon: metalurgia fabrikego kun jara produktado de 1055 mil tunoj da giso, 280 mil da konstrua k 33 mil da instrumenta ŝtalo, 33 mil da metalfadeno k 1 miliono da div. feraĵoj; fabrikego de fer-kunfandaĵoj kun aro da diversaj, maloftegaj elementoj mankantaj en la sovetia industrio: jara produktokapablo de 80 mil tunoj da fermangano, 20 mil t. da fersilicio, 4 mil da ferkromo k 1600 t. da fervolframo. Aluminia fabriko donos jare 15 mil t. da aluminio. Ĥemi-industria giganto. Koaksfabriko produktos jare 1 300 mil t. da koakso k havigos ĉ. 280 fornojn, kunigitajn en 4 baterioj k div. aliajn.

Hodiaŭ la malnova riverego, konkerita de l’homa intelekto, portas grandegan elektropotencon en la servo de l’proletara ŝtato.

V. St. Sonenberg-Fedorovski.

— página 5 —

SENNACIULO 13

ĜENERALA VOĈDONADO 1932

La voĉdonilo estu resendata en fermita koverto, kiel letero, al la Administrejo de SAT, Kolmstr. 1, Leipzig O. 27.

Al la aktivaj membroj de SAT!

La XII-a Kongreso de SAT debatis k voĉdonis aprobe pri la suba teksto de Nova Asocia Statuto. Ni do laŭ la paragrafo 37, alineo c) de la ĝisnuna Statuto submetas al la ĝenerala voĉdono de la membraro ĉi tiun novan tekston k petas vin plenumi vian membran rajton k devon, resendante la voĉdonilon kiel eble plej akurate, nome plej malfrue ĝis la

15. decembro 1932 por eŭropanoj, 15. januaro 1933 por ekstereŭropanoj.

La Plenum-Komitato de SAT.

Projekto pri nova Statuto de SAT.

Pritraktita k aprobita de la XII-a Kongreso

Celo.

  1. (La unua paragrafo restu neŝanĝita.)

Membreco.

  1. Ekzistas 3 kategorioj da membroj: aktiva, aspiranta, subtenanta.

  2. Povas esti aktiva membro ĉiu persono, scipovanta esperanton, kiu, akceptinte ĉi tiun statuton, pagas la jarkotizon, ĉiujare fiksitan de la Plenum-Komitato (P.K.).

  3. Aktivaj membroj rajtas: A) ricevi la Jarlibron k la oficialan organon de la Asocio, — B) partopreni en ĉiu referendumo, — C) voĉdoni en la Kongresoj, — Ĉ) uzi la ĝeneralajn servojn de la Asocio. Aktivaj membroj do povas influi la gvidadon de la Asocio; ili havas la devon ĉiel laŭpove helpi al la prosperado k bona funkciado de la Asocio.

La samfamiliano(j) de aktiva membro povas ĝui la samajn rajtojn kiel ĉi tiu lasta, pagante nur la kotizon fiksitan por aspiranta membro. Tiaj membroj tamen ne ricevas apartan ekz-on de la oficiala organo.

Ankaŭ al membroj senlaboraj, aŭ estantaj soldato aŭ malliberulo, kiuj jam dum pli ol 2 jaroj apartenis al SAT k faris multon por ĝi, la PK povas konsenti provizore aktivan membrecon, kontraŭ nura pago de la kotizo de aspiranta membro.

  1. Povas esti aspiranta membro ĉiu persono, scipovanta esperanton, kiu, aprobante la statuton, pro iuj kaŭzoj ne povas pagi la kotizon por aktiva membreco. Aspirantaj membroj ricevas la Jarlibron k rajtas uzi la ĝeneralajn servojn de la Asocio.

  2. Povas esti subtenanta membro: A) lernanto de esperanto, — B) ĉiu persono aŭ organizo, esperantista aŭ ne, kiu deziras subteni la Asocion per monhelpo. Subtenantaj membroj ricevas la Jarlibron k rajtas uzi la ĝeneralajn servojn de la Asocio.

Membriĝo.

  1. Principe la administra jaro kalkuliĝas de 1. januaro ĝis 31. decembro. La membreco estas definitiva nur post pago de la kotizo. En lokoj, kie jam troviĝas pluraj membroj, oni prefere aliĝu pere de la loka peranto.

Eksigo.

  1. Estas eksigataj el SAT la membroj, kies agado ne konformiĝis al la Statuto, kiuj intence agis kontraŭ la celoj, principoj aŭ interesoj de la Asocio, kiuj malbonuzis la konfidon aŭ servemon de aliaj membroj. La eksigoj estas publikigataj en la presorgano. Plendoj kontraŭ iu membro devas esti sendataj al Konflikt-Komisiono, kiu juĝos post la memdefendo de la kulpigito. La eksigito rajtas apelacii, ĝis 30 tagoj post ricevo de la decido. Se necese, la Konflikt-Komisiono komisios al la plej proksima loka membraro (aŭ izolulo) esplori la aferon k raporti. — La K.K. proponas la eksigojn al P.K., kiu havas la findecidrajton.

Organizado.

  1. La organoj de la Asocio estas: A) Referendumo, — B) Plenum-Komitato, — B) Ĝenerala Konsilantaro, — Ĉ) Kongreso, — D) Konflikt-Komisiono, — E) Presorganoj.

Plenum-Komitato.

  1. La gvidado de la Asocio estas komisiata por du jaroj al P.K. En okazo de malkonfido tuja revokeblo. — Ĝi konsistas el 6 membroj loĝantaj en la sama urbo. — La pagataj oficistoj de la Asocio povas esti P.K.-anoj, sed ne rajtas voĉdoni pri aferoj koncernantaj sian propran situacion, plie ilia nombro en tiu instanco ne povas superi la proporcion 1 : 3 — La P.K. elektas inter si prezidanton, kies voĉo estas decida en okazo, se ĉe voĉdono montriĝas egala nombro da por- k kontraŭ-voĉoj.

  2. La P.K. estas elektata de la tuta aktiva membraro per referendumo. La baloto okazas laŭ jena procedo: 5 monatojn antaŭ la koncerna Kongreso, P.K. sciigas en la presorgano, ke ĝia mandato finiĝas. La membraro en iu ajn urbo en la mondo, kunveninte laŭregule k decidinte pri tio, rajtas proponi urbon kiel sidejon de la Asocio. Ĝi sciigas tion al la funkcianta P.K. k samtempe sendas la nomojn de la kandidatoj, kiuj estas proponataj de la loka membraro per plimulto da voĉoj. Ĉi tiu voĉdono okazu per balotiloj sendataj al ĉiuj membroj en la koncerna urbo k tiuj balotiloj estu konservataj por ebligi kontrolon. La kandidataj urboj k personoj (nedisigeblaj) estu konigataj en la presorgano almenaŭ 2 monatojn antaŭ la kongreso k diskutataj ĉe la kongreso. La referendumo findecidas. Nova P.K. ekfunkciu en januaro post la kongreso.

Ĉi tie detranĉi! — Ĉie tie detranĉi!

VOĈDONILO

La supre prezentitan tekston pri nova Statuto mi

aprobas — malaprobas / Mi min detenas.

(La netaŭgajn vortojn bonvolu nuligi per trastreko!)

Mi deziras fari al la Statuta teksto jenajn ĝeneralajn — detalajn rimarkigojn:

Matrikulo: — Nomo: — Urbo:

(Skribu klare, laŭeble preslitere!)

Dato:

— página 6 —

14 SENNACIULO

  1. Por eviti ĉian naciecan influon en la gvidado de la Asocio, validas la elekto de P.K. nur en la okazo, se la enlandaj jesaj voĉoj por la kandidatoj en iu lando ne superas 1/3 de la tuta balotintaro. Aliokaze validu elekto de aliaj kandidatoj, kiuj ricevis pli ol trionon da voĉoj el la tuta balotintaro, sed kiuj estas dividitaj en pli normala maniero laŭ landoj. Kiam estas kandidatoj en pli ol du diversaj urboj, tiam validu la elekto de tiu(j), kiu(j) ricevis la absolutan plimulton. Aliokaze refoja baloto estu aranĝata inter tiuj du kandidataj urboj.

  2. En okazo de eksiĝo(j) de P.K.-ano(j), la membraro en la urbo de l’ sidejo elektas anstataŭantojn. Se eksiĝis samtempe pli ol la 1/2 de la tuta P.K., tiam ĝi organizas novelekton laŭ paragrafo 11. En okazo de eksigo de la tuta P.K. pro kontraŭstatuta agado la K.K. anstataŭas provizore la P.K. kun la tasko, kiel eble plej baldaŭ okazigi referendumon por elekti novan P.K.

  3. Rajtas esti P.K.ano nur membro havanta almenaŭ 3 sinsekvajn jarojn da aktiva membreco k ne aliĝinta al iu el la t.n. neŭtralaj esper.organizoj.

Perantoj.

  1. Se en iu loko troviĝas pluraj membroj, ili elektas peranto(j)n, kiu(j) gvidas la administran k propagandan laboron por SAT en la koncerna loko. Por plenumi tiun elekton, iu aktiva membro prenas sur sin la taskon, kunvoki ĉiujn anojn loĝantajn en la urbo k ĉirkaŭaĵo.

Ĝenerala Konsilantaro.

  1. La Ĝ.K.aro konsistas el: A) unu membro el ĉiu geografia sektoro, elektataj per referendumo samtempe kun la P.K., B) Konflikt-Komisiono, C) unu reprezentanto de la membraro el la urbo, en kiu sidas la P.K., Ĉ) unu reprezentanto de ĉiu L.E.A. konvencie ligita kun SAT, D) unu membro de ĉiu fako (Administracio, Literatura Sekcio ktp.) funkcianta ekster la sideja urbo de SAT. La sekretario de la K.K. estas ankaŭ sekretario de la Ĝ.K.aro k funkciigas tiun organon.

  2. La Ĝ.K.aro helpas al P.K. per siaj informoj k konsiloj. Ĝi plie observas k kontrolas la agadon de la P.K. — Se la Ĝ.K.aro rimarkas, ke tiu agado ne estas honesta k laŭstatuta, ĝi rajtas konigi siajn konstatojn al la tuta membraro per la presorgano. La Ĝ.K.aro prezentas raporton antaŭ ĉiu Kongreso. Ĝi rajtas demandi al la P.K. pri ĉiuj aferoj k postuli respondon.

Konflikt-Komisiono.

  1. La Kongreso elektas K.K. konsistantan el 3 membroj (loĝantaj en la sama loko), kies tasko estas esplori k laŭeble solvi la konfliktojn inter la membroj k se necese proponi eksigojn (vidu § 8).

Kongreso.

  1. Ĉiujare okazas Kongreso de SAT, kies lokon, daton k kondiĉojn difinas la P.K., laŭeble konforme al deziro de la lasta Kongreso.

  2. La Kongreso ekzamenas, aprobas aŭ malaprobas la moralan k financajn raportojn de la P.K. k de la Ĝ.K., kiuj laŭeble devas esti koncize aperigataj en la presorgano plej laste 20 tagojn antaŭ la Kongreso.

  3. La Kongreso esploras la diversajn proponojn pri la agado de la venonta jaro k vortigas siajn konstatojn k dezirojn, konigotajn al la tuta anaro. — La Kongreso esprimas pri ĉiuj proponoj sian opinion aproban aŭ malaproban. Referendumo findecidas pri ĉiuj proponoj.

Proponoj k Voĉdonoj.

  1. Ĉiu aktiva membro rajtas sendi proponojn pri la agado de la Asocio al P.K., kiu post ekzameno decidas pri ilia publikigo en la presorgano. Principaj proponoj estu publikigitaj almenaŭ ses semajnojn antaŭ la Kongreso.

  2. Ĉiun proponon prezentatan de almenaŭ 1/10 el la membraro, la P.K. estas devigata publikigi en la presorgano.

  3. 2/10 el la membraro rajtas postuli la okazigon de referendumo pri malfido al la P.K. aŭ pri ĉiu ajn demando havanta grandan intereson por la tuta Asocio.

Servoj.

  1. La servoj de la Asocio estas rezervataj al ĝiaj membroj aktivaj, aspirantaj k subtenantaj.

  2. Principe la membroj aktivaj k aspirantaj devas doni senpage informon k helpon pri vojaĝo, enketo ktp., al ĉiu membro, kiu sin turnas al ili. Ili havas la devon respondi ĉiun laŭregulan informpeton de alia membro, en templimo de 15 tagoj, eĉ se ili havas nenian kompetenton por plenumi la deziron de la petanto. Tamen ili rajtas ne respondi al petanto se: A) la letero ne estas redaktita esperantlingve, — B) la peto havas karakteron konfidencan aŭ ofendan, — C) la afero postulas elspezojn, ekzemple se responda afranko ne estas aldonita, — Ĉ) la membronumero ne estas indikata.

  3. Resume: ĉies devo estu tia, ke la Asocio fariĝu kvazaŭ tutmonda retaro, kies maŝoj estas solidaraj inter si, k ke ĉiu trovu en alia membro la plej bonan k la plej certan peranton por vojaĝo, dungiĝo, informo, enketo, serĉoj ktp.

La membroj firme konvinkiĝu k neniam forgesu, ke ilia aparteno al SAT donas al ili ne nur rajtojn sed ankaŭ devojn; la Asocio ja havas praktikan k idealan celon, ĉies devo estu do memedukiĝi por fariĝi ĉiurilate inda batalanto laboranta efike al starigo k prosperigo de senklaseca k seneksplua­teca socio.

[REKLAMO p.6] Konu pli profunde esperanton. Ĉu konsekvenca aŭ konsekventa, ĉu dekoracii aŭ dekori, ĉu meteorologiisto aŭ meteorologo, ĉu nekrologio aŭ nekrologo, ĉu fanata aŭ fanatika, ĉu klarigi aŭ ekspliki, ĉu malzorgi aŭ neglekti, ĉu matemato aŭ matematiko, ĉu matematikisto aŭ matematisto aŭ matemato, ĉu … ĉu … ĉu … ĉu vi jam antaŭmendis por certigi per 300 antaŭmendoj la aperon en la SAT-biblioteko de: Paul Neergaard: Fremdvortoj en Esperanto La 15a regulo en teorio k praktiko. (Prezo: 0.75 m. g. = 1 dana krono) Kolektu mendojn en via grupo k sendu ilin kolektive al: Dates Bogtrykkeri Gl. Kongevej 13, Kopenhago V (Danio)

La Direkcio deziras ricevi vian opinion, viajn sugestojn k konsilojn pri la Asociaj problemoj, ĉar ĝusta gvidado nur eblas, se la gvidantoj konas la dezirojn k ideojn de la membraro! Bonvolu aparte respondi al tio, ĉu vi nepre insistas pri tio, ke la JARLIBRO enhavu la adresojn k nomojn de la tuta membraro, aŭ ĉu (por pli efike povi ŝpari) vi donas vian konsenton, ke enestu el ĉiu loko nur du aŭ tri adresoj, tiu de la Peranto k iuj aliaj funkciuloj de la Asocio? Uzu la blankan spacon por via respondo!

— página 7 —

SENNACIULO 15

[BILDO p.7 | 5,6,94,18] Kaplinia desegnaĵo de la junulara paĝo: du stiligitaj junuloj kun flagoj ĉe ambaŭ flankoj, du steloj kun la surskribo «SAT», meze la granda teksto «JUNULARA-PAĜO — SUB LA KONTROLO DE LA JUNULARA SEKCIO DE S.A.T.»; subskribo «SAMBS».

JUNULARA-PAĜO

SUB LA KONTROLO DE LA JUNULARA SEKCIO DE S.A.T.

Redakcia adreso: K-do. OSKAR VETIG, GELNHAUSEN (Germanio).

Pri la tendaro en Katarinenlinde k tendaroj ĝenerale.

La tendaro sur Katarinenlinde ĉe Eslingen kiel unua aranĝita de la partoprenintoj, kompreneble ne estis tute perfekta, sed tamen tre bona sukceso.

La materiaj kondiĉoj tieaj estis tre bonaj. Dank’ al la imitinda solidaro de la Sulcgrisaj esp-istoj k sportuloj ni disponis pri la sporthejmo kun bela ĉambro, kuirejo, dormejo sub la tegmento, ne tro malproksima puto k eĉ — necesejo (ankaŭ necesa materia kondiĉo por ĉia ajn tendaro!). Pro la relative malfavora vetero ni preskaŭ ne povis utiligi la grandan sportejon k ankaŭ ne povis fari pli grandajn ekskursojn en la belan ĉirkaŭaĵon. Sed la hejmo mem estis por ni tre favora restadejo. Ankaŭ pri aliaj bezonaĵoj estis bone zorgite. K-do disponigis al ni senpage pajlon, alia sakojn, por ke ni havu bonan kuŝejon; tiun materialon ni redonis al la K-doj post uzo. La nutraĵojn ni ricevis sufiĉe malmultekoste; kelkfoje K-doj eĉ donacis al ni legomojn aŭ terpomojn. Pro tio la kostoj estis pli malaltaj ol antaŭtaksitaj; donaco ricevita el la Kongreskaso estis donata kiel rekompenco al la hejmkaso de la sportuloj. — Ni havis la permeson serĉi brul-lignon en la apuda arbaro. Sed tie preskaŭ nenio estis trovebla. Malgrandan stokon disponigis al ni la sportuloj. Tamen ne estis eble okazigi la komence intencitan ĉiuvesperan tendar-fajron.

La materiaj kondiĉoj estas tre grava faktoro por sukceso de tendaro. Nepra kondiĉo por la loko estas, ke ekzistu en la proksimo puto aŭ fonto por trink- k lav-akvo. Ankoraŭ pli preferinda estas rivero aŭ lago, kiu donas la eblon bani sin ĉiutage. Arbaro aŭ arbareto ne malestu. — Da tendoj oni bezonas krom la loĝ- k dormtendoj tian por la kuirejo k alian por provizoj k havaĵoj de la partoprenantoj. Rekomendinde estas starigi malmultajn grandajn tendojn komunajn anstataŭ multaj malgrandaj; la plej multaj el inter ni ja ne posedas tendon. Sed en la plej multaj landoj oni certe havas la eblon lui tendotukojn aŭ vagonkovrilojn de la fervojo. — Pli favora (pro la protekto kontraŭ malfavora vetero) estas firma hejmo kiel ekz. en Katarinenlinde. Kiel jam dirite, oni ne malatentu necesejon, lokon por rubo, eblon por lavado. Por la dormejo necesas pajlo, plej bone en sakoj por eviti distaŭzon. Krome oni zorgu pri sufiĉa brulmaterialo.

La mastrumado en Katarinenlinde estis komuna. Tio estas pli rekomendinda (k ankaŭ pli malkara) ol aparta mastrumado de ĉiu unuopa K-do k donas firman interligon inter ĉiuj. Pro la malgranda nombro ni havis en Katarinenlinde nenian dividon de la mastrum-laboroj; ĉiu ja devis kunhelpi. Tamen ĝenerale oni dividu la laborojn laŭ fiksa ordo. Por ni, la malgranda nombro iagrade estis malhelpo por la kurs-laboro. Do, la nombro da partoprenantoj estu sufiĉe granda (20—30) aŭ la alportado de la nutraĵoj okazu pere de la vendantoj.

(Finota.) 16 900.

La kunsido de la Jun. Sekcio en Ŝtutgart.

Partoprenis la kunsidon 20 Gek-doj el Francio, Germanio k Nederlando.

K-do Moravec, la estro de la leterrondoj, raportis pri la ĝisnunaj klopodoj, krei firman interligon en la Sekcio ĝenerale, k speciale pri la rondleteroj. En la diskutado estas esprimite, ke la rondleteroj sole ne estas sufiĉa interligilo; ke ofte mankis ankaŭ intereso pri la koncerna temo. Pro tio estas decidite, ke estu publikigotaj en la J.P. difinitaj temoj kun la adreso de l’koncerna rondleter-estro.

Intertempe K-do Vetig, la provizora redaktinto — kiu pro kunsido de l’ Propon-Komisiono nur mallonge povis partopreni — raportis koncize pri la J. P. Ekde l’Amsterdama Kongreso la J. P. aperis nur trifoje. Dufoje redaktita de K-do Ŝvarc, la trian fojon provizore de K-do Vetig. Ŝvarc akre kritikis la Amsterd. kunsidon; post rebato de kelkaj partoprenintaj Gek-doj nenio plu estis aŭdebla. Ĉiuj klopodoj, letere atingi Ŝv., estis vanaj. Fine la Gek-doj, interkonsilintaj pri la afero, decidis, ke V. provizore redaktu la J. P.

Post konciza raporto pri la tendaro sur Katarinenlinde k diskuto pri la ebloj, aranĝo k propagando, oni decidis regule aranĝi tiajn tendarojn, tiel interligite kun la kongreso kiel ankaŭ en aliaj regionoj. Tiel ni ebligos al ĉiuj Gek-doj internaciajn renkontiĝojn. K-d(in)oj, kiuj volas prepari tiajn tendojn, sciigu tion al la redaktoro de la J. P., kiu ankaŭ povas konsili ilin pri detaloj.

Kiel plia tasko de la Sekcio estas diskutita infan-interŝanĝo. En la J. P. estu publikigotaj la adresoj de Gek-doj, pretaj partopreni la interŝanĝon.

Fine estas elektita kiel redaktoro de la J. P. K-do Vetig, Gelnhausen, Germanio.

Kompilita laŭ protokolo de K-do 17 444.

Enketo de la Jun. Sekcio.

Ĉiuj junaj Gek-doj, interesiĝantaj pri la Jun. Sekcio, estas petataj komuniki al la redaktoro de la Jun. Pĝ.

1. adreson 2. aĝon 3. profesion 4. spiritajn interesojn aŭ libertempajn okupojn (ekz. ekonomiaj problemoj aŭ sindikataj demandoj aŭ literaturaĵoj, gimnastiko aŭ filatelismo aŭ migrado ktp).

Tiuj informoj estas bezonataj por 1. havi la eblon bone redakti la Jun. Pĝ., 2. por havi bazon por rondleteroj pri difinitaj temoj, 3. por same havi bazon por tendar-kursoj.

Kaj tiel ni iom post iom povos eble krei firman interligon en la Sekcio.

Petoj de la redaktoro.

Mi petas ĉiujn Gek-dojn komuniki al mi por publikigo:

  1. Difinitajn temojn por rondleteroj kun aldono de la detala adreso de l’rondleter-estro.

  2. La adreson, propran aŭ de aliaj Gek-doj, kiuj deziras gastigi alilandan K-d(in)on k rekompence esti gasto de l’koncerna K-d(in)o.

  3. Ĉu iu intencas prepari tendaron kun loko, dato, detalaj cirkonstancoj, programo ktp.

Mi insiste petas subteni min per tia kunlaborado, ĉar aliel ne estos eble krei pli viglan vivon en la Jun. Sekcio ol ĝis nun. Dependas de ĉiu el vi, ĉu ni estos aŭ ne la „juna gvardio“ de SAT k de la esperanto-movado k per tio de la sennacieca proletaro.

La redaktoro.

— página 8 —

16 SENNACIULO

Granda striko en Nederlando finiĝis.

La striko ĉe P. Smit Jr. en Roterdamo, pri kiu mi jam raportis en la n-o 384, finiĝis la 3-an de oktobro. Ĝi daŭris preskaŭ 8 monatojn. La direkcio devis konfesi dum la intertraktoj, ke ĝi perdis la proceson, pro la obstina solidaro de l’Roterdamaj metallaboristoj. La laboristoj konsentis fine, por malhelpi plenan fermon de l’fabriko, 5%-an salajran malaltigon (anstataŭ la 10%-a, kiun intencis trudi al ili la mastroj). Samtempe ili postulis, ke ne restu parto da laborintoj ekster la fabriko. La restinta laboro estu distribuata inter ĉiuj. Persekutoj al strikintoj estos maleblaj. Ambaŭparte tiu postularo estas akceptita.

Kvankam la direkcio estis sukcesinta akiri 324 strikrompantojn dum la batalo, tamen la tuta ĉefparto de l’laboristaro restis unuece en la batalo. Rezulte, P. Smit Jr. estas simple forpuŝita de la merkato. Mankis riparmendoj, novaj ofertoj k mendoj, ĉar la kvalifikitaj laboristoj ne prilaborus ilin. En aŭgusto komenciĝis la intertraktoj, sed la lab. organizoj ne povis akcepti la tiamajn kondiĉojn de l’entreprenisto. La intertraktoj reokazis poste nur la 2-an de septembro, k la 27-an kunveno el strikantoj voĉdonis pri supre cititaj kondiĉoj laŭ jena maniero:

Ĝen. Nederl. Metallab. organizo: 236 por akcepto, 181 kontraŭ, 18 sindetenoj. Kristana organizo: 43 por akcepto, 23 kontraŭ. Katolika organizo: 38 por akcepto, 0 kontraŭ.

La lastaj akceptis laŭ estrara volo. — Pro manko de laboro multaj estas ankoraŭ lokaŭtitaj, inter ili estas ducent strikrompintoj; 60 kontoristoj k submastroj estas maldungitaj. Tiel traktas la entreprenisto tiujn fiulojn, kiuj perfidis siajn samklasanojn. Aliaj, iom maljunaj, ricevis la dankon en formo de maldungo kun eta pensio.

Por la tuta lando tiu striko havis tian rezulton, ke ne eĉ unu entreprenisto kuraĝis malaltigi la salajrojn. Dankinde la senlaboruloj komprenis la signifon de l’batalo k ne eniris la fabrikon. Al la metallab. sindikato tiu batalo kostis 250 000 guldenojn.

Strikinto 16 959.

Korekto. — Bonv. legi en la n-o 395, p. 3, tria kolono, linio 27-a de supre: senatanoj (anst. „senatoroj“).

TRA ESPERANTIO

LABORISTA ESPERANTISTA UNIVERSITATO EN NEDERLANDO.

De la 18-a de septembro ĝis la 2-a de oktobro, do dum 15 tagoj sinsekvaj, ĉiutage dum 2 horoj, okazis en Amsterdamo la unua „Laborista Esperantista Universitato“ organizita de la Distrikto Amsterdamo de la Nederlanda LEA.

Ĉar temas pri provo, kiu estas sufiĉe grava ankaŭ por la estraroj de aliregionaj LEA-oj, mi raportas pri ĝi. Mi unue diru ion pri la nomo „Laborista Esperantista Universitato“ (LEU). La nomo aspektas kvazaŭ fanfarono, tamen tio ĝi ne estas. La temoj pritraktitaj estas por niaj funkciuloj tiom gravaj, ke ni prave povis nomi ilin „supera instruado“. Juĝu mem: la „docentoj“ parolis pri: La kultura signifo de esp-o por la tutmonda laboristaro. Strukturo de la Nederlanda LEA (pritrakto de la regularo). Taskoj de grupfunkciuloj. Kiel varbi (diversaj manieroj de propagando). Kiel aranĝi ekspozicion. Kiel aranĝi grupvesperojn. Kiel aranĝi bibliotekon. Esperanta Literaturo. Historio de Esperanto. Vizito al Regna Muzeo (klarigoj pri arto k pentraĵoj), Administrado (aranĝo k kontrolo). Elparolado (modelo de Edm. Privat). La lernolibro de la nederlanda LEA. Pri SAT. La Laborista Esperanto-movado en aliaj landoj. Celkonscia studado. Kiel instrui. Estontaj Taskoj. Ĉu vi samopinias kun mi nun, ke tia kurso plenrajte povas postuli la nomon de „Universitato“ k ke la Distrikto Amsterdama meritas nian laŭdon pro sia kuraĝo aranĝi ĝin?

Sendube oni bezonas multe da kuraĝo por aranĝi ion tian. La „studentoj“ ja estas laboristoj, kiuj dumtage devas pene labori k kiuj dumvespere devas labori en siaj grupoj. Ili pleje estas grupfunkciuloj, kiuj havas nur malmultan liberan tempon. Partopreni superan kurson, kiu postulas la ĉeeston dum 15 vesperoj sinsekvaj, pristudi la pritraktitajn temojn k koncize raporti pri ili en la grupoj, jen la programo, kiun la Distrikto Amsterdama metis antaŭ la partoprenontojn. Vi tamen povas konstati per la foto, kiu reprezentas la „studentaron“ kun la „docentaro“ post la lasta lekcio, ke la Distrikto Amsterdama ne „konstruis kastelon en aero“. Meznombre pli ol 30 Gek-doj partoprenis la „Universitaton“, kiu plene sukcesis k vekis egan intereson ĉe la partoprenintoj pri la diversaj problemoj aktualaj en nia movado.

Post la lasta lekcio la „studentoj“ havis okazon eldiri sian opinion pri ĉi tiu provo. Kompreneble estis kritiko. La Amsterdama Distriktestraro ne estas papo: do ĝi estas erarpova. Tamen, ĝenerale dirite, ĉiuj estis kontentaj k esprimis la deziron, ke venontjare dua LEU estu aranĝata, plibonigota per la spertoj nunaj. Neniu el la partoprenintoj plendis pri trolaciĝo, kontraŭe: multaj el ili spertis la lekciojn kiel refreŝigan banon spiritan. Legu, kiel unu el la docentoj esprimis sian opinion pri ĉi tiu LEU:

Kleriĝo estas celo de l’proletoj, Nin vekis la alvoko de l’Raci’, Sed ne per help’ de dioj aŭ profetoj Komplikojn de la Scio estros ni.

Praktike studi k kun verv’ instrui, Laciĝon, dormon malatentu ni. En brusto ardas la dezir’ konstrui Feliĉan mondon per komunraci’.

Do, dekkvin tagojn laboregis ĉiuj, Docento same kiel la student’. Pri la rezulto juĝos poste tiuj, Al kiuj mondon lasos ni, sen pent’.

Sedube la Amsterdama Distriktestraro atingis la celon: havigi al funkciuloj aŭ estontaj propagandistoj iom pli da baza kono k kompreno pri aferoj, kiuj rilatas nian lab. esp. movadon.

Aparte mi mencias, ke la loka SAT-perantino invitis ĉiujn Amsterdamajn SAT-anojn ĉeesti la lekciojn pri SAT. Proksimume 60 Gek-doj ĉeestis la interesan lekcion de K-do. G. P. de Bruin: certe bonega propagando por nia Asocio! Bildo de l’partoprenintoj aperos en la venonta n-o.

FRIPONO K MENSOGULO

Temas pri s-ro E. Drezen, la „ruĝaverda car’“, la denuncisto, kiu enkarcerigas aŭ ekziligas siajn kontraŭulojn, la ulo, kiu havas la ĉefan respondecon en la ŝtelo de la SAT-havaĵo (12 000 germ. markoj plus tuta stoko da libroj) kuŝanta en Moskvo. Oni sciigis al ni, ke en la antaŭparolo de sia „Historio de la Mondlingvo“ li skribis, ke ni „ordonis al la presejo s e n p r o k r a s t e (substreko nia) frakasigi la kompostaĵon“ …

Ĉar kelkaj personoj demandis al ni klarigojn pri tiu fiaserto, ni opinias necese represigi la artikolon, kiun ni publikigis pri tiu afero en la n-ro 344 de „S-ulo“:

Nova provo de mistifikado.

La legantoj de „La Nova Epoko“ memoras, ke en marto 1930 aperis la fino de l’ per daŭrigoj en tiu SAT-revuo publikigita „Historio de la Mondolingvo“ de Drezen. Ĉar estis intencite eldoni la verkon ankaŭ libroforme, la presejo havis instrukcion konservi la kompostaĵon, k kiel estis normale en tiu okazo, nelonge post finpresigo en „LNE“, t.e.

— página 9 —

SENNACIULO 17

je fino de aprilo, ni rilatis kun la presejo por interkonsenti pri aranĝo de la libroforma eldono. Per letero de 5. majo 1930 la presejo konfirmis nian komision, k la 12. majo ĝi sendis al ni jam la unuajn presprovaĵojn (preskaŭ la duonon de la verko!) pri la finaranĝita enpaĝigita teksto. Sed je la 18. majo alvenas en Lajpcig de la redaktinto de l’ tradukita libro, K-do Nekrasov, el Moskvo korektoj k aldonoj por la jam preskaŭ prespreta eldonaĵo. Ĉar tio necesigis konsiderindajn ŝanĝojn en la aranĝo k sekve signifus pliajn kostojn, ni havigínte al ni la tekston de la korektoj-aldonoj decidis unue trakti kun CK. de SEU pri la plusa pago, k instrukciis al la presejo (je 26. majo) dume prokrasti la presadon de la verko, ĝis ni havos respondon el Moskvo pri la mona flanko de la afero.

Nu, ni ja ricevis respondon, nome de Drezen mem, kiu tre koleris kontraŭ Nekrasov pro ties interveno k diris, ke ne necesas ŝanĝoj nek aldonoj, k urĝis, ke oni senprokraste presigu. El la skribaĵo de Drezen oni eĉ povas kompreni, ke li jam kredis, ke la verko presiĝas (kio estus okazinta sen la Nekrasova sendo de korektoj).

Ĝuste tiutempe trafis nin la informo, ke mono tute ne povas esti sendata el Moskvo al SAT, k tiam ni staris ĉe la rando de bankroto. Sekve ni instrukciis al la presejo prokrasti plue la presadon. PASIS OK MONATOJ k nur kiam ni perdis la esperon ricevi la monon k tial ke la presejo skribis, ke ĝi ne povas eterne teni la matricojn, ni ordonis, ke oni detruu ilin (je 14. jan. 1931). En „Isto» (n-o 12) tiu kompatinda Nekrasov (kiu devas finmanĝi la kaĉon, kiun li kuiris), prezentas nun la aferon tiel, kvazaŭ pro nura plezuro ni „vandale» detruigis la kompostaĵon!!

La ŝajnigita indigno de K-do Nekrasov donas al ni la okazon starigi jenan demandon: Ĉu ne estas tre stranga k pripensiga la koincido, ke ĵus kiam Drezen opinias, ke lia verko estas finpresata, mono ne plu povas esti sendata? Nur la maltrafa komplezemo de la „redaktinto», kiu okazigis prokraston en la presado, ja malebligis tiurilate la sukceson de la makiavela plano de Drezen!

Kiu konas la iaman opinion de Nekrasov pri la ulo, kiun li hodiaŭ devas flati, tiu sentas nur kompaton por la flatanto.

Ni ne bezonas aldoni multon al niaj antaŭaj klarigoj. Ĉiu sincera homo, kiu estas ĝuste informita pri la tuta afero, facile komprenas, ke ne pro ia venĝo ni ordonis detrui la kompostaĵon, sed pro tio ke ni devis streĉi ĉiujn fortojn, kolektante k prunteprenante monon por eviti bankroton. Korektoj, papero, presado, broŝurado ktp. kaŭzus elspezojn, kiujn tiutempe la Asocio absolute ne povus elporti.

Presistoj konsentis al ni krediton, tial ke ili sciis, ke ni havis en Moskvo monon por liveritaj varoj. Sed ĉe la ekscio, ke neniam ni ricevos tiun monon, ke eĉ tie presitajn librojn oni ŝtelas al ni, niaj kreditoroj kompreneble ne plu volis pluigi la krediton k „Neŭdrag», la Lajpciga presejo, eĉ leĝe devigis nin tuj likvidi nian ŝuldon.

Per siaj mensogaj diroj s-ro Drezen montras unu fojon pli, ke eĉ kiam li laboras super „scienca verko», li tamen ne povas deteni sin agi malhoneste. Stranga historiisto! vere inda je la laŭdoj de sendube samspecaj neŭtraluloj. Estas ja tre karakteriza fakto, ke ĝenerale la neŭtrala gazetaro rilatas simpatie al tiuj, kiuj provis detrui SAT per plej malhonestaj rimedoj. Niaj libroj ŝtelitaj en Moskvo estas eĉ senhonte disvendataj de burĝaj entreprenoj. La proletaj esperantistoj pripensu tion k ekkomprenu la ĝustan signifon de tiu fakto. Sendube estas multaj personoj, kiuj ne volas enprofundiĝi en tia afero k eble bonkrede opinias, ke ambaŭ partioj malpravas. Tion ni komprenas; sed estas vere tre amara sento, konstati, ke oni ne faras diferencon inter rabitoj k rabintoj, inter honestuloj k friponoj.

Direkcio de SAT.

XIII-a kongreso de SAT en Stokholmo.

Unua komuniko.

La SAT-anoj el Stokholmo en speciale kunvokita kunveno decidis alpreni al si la taskon aranĝi la XIII-an kongreson de SAT. Estis elektata Organiza Kongres-Komitato, kies prezidanto estas K-do E. Erikson (11 020), vicprezidanto K-do Svensson (14 565), sekretario K-do J. Johansson (13 131) k kasisto K-do H. Olsson (14 090).

Interkonsente kun la Direkcio la OKK decidis, ke la kongreso okazu de la 5-a ĝis la 10-a de aŭgusto 1933.

Ĉiun korespondaĵon pri aliĝo, ktp. oni sendu al la adreso: La XIII-a Kongreso de SAT, Upplandsgatan 1, 3 tr. ö.g. Stokholm, Svedio.

Ĉe la Junsocialistoj

Esperanto ĉe Nordlandaj Socialistaj Junulartagoj.

En la tuta kunveno esperanto ludis gravan rolon. La neesp-istaj Gek-doj mire vidis, kiel Gek-doj, en kies lingvoj estas granda diferenco, ekz. estona k dana, bone interkompreniĝis per esp-o. En la esp. konferenco partoprenis 40 estonoj (ĉe la tuta festo estis 64 estonoj), 20 svedoj (el 110 sume), 7 germanoj (el 15), 3 danoj (el 69) k fine 30 finnoj: sume 70 eksterlandaj esp-istoj el 248 eksterl. gastoj, k tutnombre 100 esp-istoj. 17 634.

Rezolucio.

La esp-a konferenco dum socialistaj junulartagoj nordlandaj en Helsinki la 25-an de junio trovas, ke lab. movado, kiu sian celon povas atingi nur internacie, por pli racia k densa internacia kunlaboro bezonas unu komunan lingvon, kiun facile povas ellerni k uzi amasoj; la komuna lingvo estas bezona ne nur por la internaciaj kongresoj k konferencoj laboristaj, kie ĝi kun bonaj rezultoj povas pli rapidigi k raciigi la laboron; pli grandan taskon ĝi havas ĉe konkretigo de abstrakta senco de proleta internaciismo al grandaj amasoj, helpante ĉe internaciaj renkontiĝoj k same ĉe internacia korespondado; esp-o, kiel helpanta faktoro en ĝenerala batalo de proletaro, estu en sia praktiko, se eble ankaŭ organize, kunigita kun sindikata k politika movadoj. Precipe bonajn rezultojn ĝi povas havi ĉe junularo.

Por plenumi tiujn taskojn, la esp. konferenco postulas de ĉiuj partoprenantoj, ke ili ĉiam agu tiucele, ke en proksima estonto plenumiĝu: 1. La Soc. Lab. Internacio k Soc. Junular-Internacio uzu esp-on unue almenaŭ kiel unu oficialan lingvon flanke de nun uzataj naciaj lingvoj. 2. La funkciuloj en junsocialistaj organizoj organizu esp. rondojn k kursojn ĉe siaj organizoj. La gvidado de tiuj rondoj estu en densa ligo kun ĝenerala centra gvidado de la asocio. 3. Socialistaj esp-istoj, same la organizoj, estu en forta ligo kun Soc. Frakcio ĉe SAT; la Frakcio iĝu fortika centro de socialistaj esp-istoj; 4. Por kunhelpi al socialista junularo en studlaboro, la Soc. Frakcio de SAT¹ k Soc. Junulara Internacio eldonu pli grandnombre esp-lingvan literaturon, revuon k librojn pri la teorio k praktiko de socialismo. Eldono de tia literaturo samtempe kunhelpos al disvastigo de esp-o ĉe socialista junularo.

Neeme Ruus, Tallinn; Vainö Ahde, Helsinki; Oskar Pärn, Tallinn; Erland Törnkvist, Landskrona; Tage Lau, Kopenhago.

¹ Rimarkigo. Jam dufoje la Direkcio de SAT respondis al gvidantoj de la Soc. Frakcio, ke ĝi estas preta eldoni tian literaturon, se la Frakcio havigos taŭgajn manuskriptojn.

Imitinda decido de junsocialistoj.

Okaze de la kongreso de la Junsocialista Federacio de l’ departemento En (Aisne) en Francio (2. 10. 32), la pli ol cent partoprenantoj unuanime alprenis bone motivitan rezolucion por esp-o, el kiu ni povas, pro manko de loko, nur publikigi jenon:

La Kongreso … decidas:

  1. Inviti ĉiujn junsocialistojn en l’ En, lerni tuj kiam eble esp-on, k fondi en ĉiuj urboj, kie ili povos, lokajn grupojn de la „Fédération Espérantiste Ouvrière»¹; 2. Subteni per ĉiuj al ĝi eblaj rimedoj la agadon de la Komisiono por Socialist-esperantista Propagando fondita ĉe tiu Federacio; 3. Peti tiucele la helpon de la membroj de la Partio, k agadi ankaŭ por esp-o ĉe la aliaj lab. organizoj, kies anoj ili estas, k speciale ĉe la C.G.T.²; 4. Informi pri la nuna rezolucio ĉiujn aliajn Junsocialistajn Federaciojn, k peti, ke ili akceptu ĝin ankaŭ, por ke esp-o iĝu kiam eble plej frue la lingvo internacia de la socialistaj organizoj k de la tuta elito de la laborista klaso.»

Jam estas fonditaj tri grupoj, kun sume 75 anoj k lernantoj. La estraro de la Junsoc. Fed. estas komisiita, por efektivigi la rezolucion.

¹ Franclingva LEA. ² Confédération Générale du Travail: Ĝenerala Labor-Konfederacio.

Esperanto en la lernejojn!

La Kongreso de l’ Unueca Federacio de l’ Laika Instruado en Bordo (Bordeaux) akceptis jenan deziresprimon: 1. Ke ĉiuj geinstruistoj, anoj de la Federacio, zorgu studi de nun esperanton tiele, ke ili mem povus lernigi ĝin al siaj lernantoj en la plej proksima tempo; 2. Ke esperanto fariĝu deviga instruobjekto en ĉiuj lernejoj, kiaj ajn ili estas, k ke ĝi povu esti elektata kiel dua fremdlingvo en la ekzamenoj; k komisiis la Federacian estraron interkonsenti kun la esp-istoj el la Federacio pri la realigo de tiu ĉi deziresprimo, precipe pri la organizado de perkorespondaj kursoj por geinstruistoj.

La germ. faŝistoj kontraŭ la neŭtrala mondkongreso en Kolonjo.

La redakcio de nacisocialista gazeto aperanta en Kolonjo respondis al invito priparoli la venontjaran Kolonjan esp. kongreson, ke ĝi principe malaprobas la esperanto-movadon k

— página 10 —

18 SENNACIULO

havas nenian intereson helpi tian kongreson. „Ni vidas en la esp. movado entreprenon paralel-irantan kun la tut-eŭropa movado por fuŝmalklarigi ĉiujn naciajn kulturkonceptojn. Ni dece brulmarkos en nia gazeto la skandalan fakton, ke urba magistrat-oficisto kiel 1. prezidanto subtenas tiun ĉi movadon.»

Grava sendo per radio.

Aŭskultu! Disvastigu!

La tre esperantema A.B.F. (Sveda Laborista Kleriga Asocio), kiu dum du jaroj devigis la estraron de Radioservo sendi esp-on almenaŭ duonhoron ĉiumonate, petis nin raporti en nia sendo de la 4-a de decembro je la 10-a matene pri la strukturo k labormaniero de tiu grava organizo. Ĉar ĝi estas vere modela, ni kredas, ke la nomita temo vekos grandan intereson en esp. rondoj k pere de tiuj en samcelaj kun A.B.F. organizoj ĉiulandaj. Grandparte pere de A.B.F. la sveda esp. movado atingis sian nunan fortan pozicion: ni danku do per servo, kiam A.B.F. nun volas por gefratoj en aliaj landoj rakonti pri siaj spertoj. Esperanto kiel peranto de tiuj informoj plifortigos sian pozicion — se la sendo efikos.

Do ni agu! Unue informu vian lokan k landan samcelan organizon pri la afero. Due oferu vian helpon kiel raportanto: vi aŭskultos k raportas (se vi ne bone povos kapti la vortojn, ni sendos al vi kopion de la raporto). Trie skribu artikoleton al koncernaj gazetoj. Kvare igu Gek-dojn aŭskulti k sendi kartojn al A.B.F. Stokholmo, por danki, gratuli k prefere demandi detalojn. Komencu tuj vian agadon, sed ne forgesu la tagon k horon! Kun antaŭa danko

La esp. organizoj en Svedio (S.E.I., S.E.L.A., S.E.F., S.I.E.F.):

RADIO-PROGRAMO:

Disaŭdigoj el Leningrado regule okazis: Septembro 2, 6, 9, 12, 16, 19, 22, 26, 29. Por oktobro oni avizas same je 2, 6, 9, 12, 16, 19, 22, 26, 29. Oni avizas ĉiam: „Je 22 h. 07 laŭ mezeŭropa tempo. Se okazos iuj ŝanĝoj, ni avizos ĝustatempe.» Efektive disaŭdigoj ĉiam okazas je 23 h. 07 laŭ M.E.T., ofte eĉ pli malfrue je 23 h. 7—15, eĉ pli malfrue por kelkaj minutoj.

El Minsk disaŭdigoj okazas ofte samtempe, sed pri reguleco mi ne rimarkis, malgraŭ ke oni same avizas pri ia reguleco.

El Kievo oni ofte terure kriplige parolaĉas; estas malfacile ion ajn kompreni. Mi dubas, ĉu estas esp-istoj.

El aliaj lokoj mi ankoraŭ ne sukcesis aŭskulti esp-on. Verŝajne mia aparato funkcias ne sufiĉe bone. Aŭskultanto.

5-a de novembro: 21.10—21.20: Lyon-da-Doua, 466 m, parolado. 22.00—22.30: Minsk, 700 m, parolado (merkrede k sabate samhore, evtl. pli malfrue laŭ MET.)

6-a de novembro: 9.30—10.00: Karlskrona, parolado. 10.00—10.30: Stokholm-Motala (435, 1354 m) k ĉiuj svedaj sendstacioj; parolos 11 infanoj kun sia gvidinto pri vojaĝo al esp-amikoj en Frankfurto.

Pro tio, ke faŝistemaj rondoj kaptis la radion en Germanio, multaj esp-disaŭdigoj en tiu lando ĉesos laŭ decido de la sendsocietoj. Negermanianoj protestu poŝtkarte ĉe Süddeutscher Rundfunk, Stuttgart, Bayerischer Rundfunk, Funkhaus, München.

NIA POŜTO

Al kelkaj. — La aperdato de Bennemann-vortaro, 1-a parto ne jam estas certa.

LA PILORIO

Malhonesta gazetperanto

estas la firmo ‘Ksiegarnia „Ksiazka» en Lodz (Polio), kiu laŭmende ricevis regule ekzemplerojn de „S-ulo» k „La N.E.». Komence paginte la fakturojn al nia Administranto, ĝi ĉesis pagi ekde majo 1931 k malgraŭ pluraj ripetitaj admonoj ne egaligis sian ŝuldon de 116,27 mk.g. Ankaŭ pri eventuale nevenditaj ekzempleroj la firmo ne komplezis doni informon.

Ne ricevinte respondon al niaj admonoj, ni per tio ĉi publike avertas pri la trompa karaktero de la nomita firmo. Direkcio de SAT.

EN NIA MOVADO

KRONIKO

GERMANIO

La 5-a Renkontiĝo de la Internacia Laborista Esp-ista Kooperado por la regiono: Lieĝo (Belgio) — Mastriĥt (Nederl.) — Aĥeno/ Kolonjo (Germanio) okazos je la 10—11-a de dec. en Düren-Rölsdorf en la bela salono de la restoracio Scheben. La ĝisnunaj Renkontiĝoj evidentigis, ke nia I.E.K. akiras pli k pli da adeptoj k intereso. Eĉ K-doj loĝantaj konsiderinde for de nia internacia regiono sin anoncis por la proksima Renkontiĝo.

K-doj venontaj jam sabate povos dormi en la Junulara Hejmo (Jugend-Herberge, Düren, Hortstr.), por nokto 60 pf. (por junulo malpli aĝa ol 20 jaroj 30 pf. Nepre anoncu vin 14 tagojn antaŭe, aliel la tranoktiĝo ne povos esti certigata.) Partopreno senkosta. Aliĝon sendu al K-do Martino Fehr, instruisto, Düren-Gürzenich, Germ. (por informpeto aldonu afrankon), aŭ al K-do M a ŭ r i ĉ, Merkstein 2., Kr. Aachen, Germ.

Heidelberg. Varbvespero aranĝita de l’ loka SEA-grupo okazis la 1. okt. en gimnastikejo Heidelberg/Kirchheim. Ĉeestis ĉ. 150 p. Prof. Ĉaĥotin propagand-parolis, la grupestro Lößman invitis al Kirĥhajma kurso. Teatro, muziko, kantado enkadris la paroladojn. Kelkaj K-doj SAT-aniĝis; pluaj kursoj estas preparataj. (17 953).

MEMORNOTO

Represis el „S-ulo»: Der Proletarier aus d. Eulengeb., 5. 10., libersind. instruista intern. pri esp-o (394); Mutualidad Social, Valencia, n-o 190, Neŭtralo de Barbedet; Le Travailleur, Belfort, 8. 10., pri Italio.

Priesper. artik. k notojn enhavis: L’Intermédiaire Forain, Avignon, 1. 10., pri „La N.E.» n-o 3 (bibliogr.), Rhein. Zeitg., Köln, 8. 9., Freie Presse, Strasbg., 15. 10., Arbetaren, Stokh., 27. 9. (unuapaĝe kun portreto de K-do Aarse), 28. 9., 6. 10. (rubriko); The New. Clarion, 8., 15. 10., (nova regula rubr. pri esp-o); Le Peuple, Bruselo, 16. 10., Le Prolétaire, Lieĝo, 6. 8.; Der Funke, 16. 10.

Helpu ŝtopi la breĉon

per aĉeto de ioma kvanto da

artaj poŝtkartoj el Sovetio!

Ni liveras kontraŭ antaŭpago de 0.10 mk.g. por 1 peco 0.45 mk.g. por 5 pecoj 0.80 mk.g. por 10 pecoj

La Paŝoj de la Jarkvino.

Ankaŭ vi povas ricevi por prezo [nelegebla] 1.50 mk.g. (9 fr.fk.) afrankite la in[nelegebla]resan 112-paĝan verkon pri socialisma konstruado en USSR:

Skribu al Redakcio de „S-ulo», 14, avenue de Corbéra, Paris XII.

Pri la SAT-Kong. raportis: RESEF (soc. radio-gaz.), Bruselo, aŭg.; Le Peuple, Bruselo, 4. 9.

Peresp. materialon enpresis: Le Peuple, Bruselo, 22. 9.

KORESPONDADO

Unu enpreso, simpla trilinia anonceto kostas 0,80 mk. g., ĉiu plia linio 0,50 mk. g. — Grandaj anoncoj kun kadro: po kv. cm. kostas 0,20 mk. g.

GERMANIO

3 K-doj (18—21 j.) individue koresp. pri ĉ. temoj kĉl. Resp. garantiata. Adr.: Werner Hönemann, Wurzner Str. 148, Leipzig O 5.

2 K-doj koresp. pref. kun ekstereŭropaj landoj pri ĉ. temoj. Adr.: E. Drekshage, Weststr. 58, Bielefeld.

HISPANIO

K-do Francisko Zaragoza, instruisto, Callosa S. (Alicante), PM, gaz., jurn., moneroj, fotoj. Tuj resp.

HUNGARIO

K-do Gaspar Vilmos, Szondi-u. 22/III. 30, Budapest, revenis de sia rondvojaĝo k ĉivoje sendas sinc. salutojn al ĉ. siaj konatuloj.

NEDERLANDO

K-do G. C. Balder, Spaarndammerdijk 35/I., Amsterdamo, serĉas koresp-adon kĉl.

K-do Reyer van Essen R. z., Huize „Sonneheim», Schoorl (H. H.), kun sovetiaj Gekdoj. Pref. pri konstruprofesio, L, PI, gaz., fotoj. Certe resp.

SOVETIO

K-do Kovalĉuk N., ul. Kl. Cetkin 2, Avio-Dorojnij Teknikum, Dnepropetrovsk, dez. kor. kĉl. pĉt.

Kuracisto Varŝavskij PM., Ĥmelnickogo str. 18, kv. 1, Odessa, dez. kor. kun laboristoj el ĉl. pri lab. vivo, revol. movado.

K-do Morozov, L., C. C. C. Bolniĉnij per. 15, Voroneĵ, dez. kor. kĉl. pĉt.

K-do Ibragimov F., Donbass, Ŝĉiglovskij rudnik, ŝaĥta N 1, kazarm 67/3, Stalino, kor. kun karbministoj per L, PK.

SVEDIO

3 tipografistoj dez. koresp. kun fakanoj ĉl., interŝ. pensojn, akt. okazaĵojn, fotojn k gaz. pri nia metio ktp. por uzi en nia Sv. Tipogr. gat. Adr.: La Stelokamaradoj, poŝtkesto 789, Stockholm 1.

USONO

K-do Albert Puechl, 799 Bergenline Ave., West New York, New Jersey dez. koresp-adon kĉl, pri ĉ. temoj.

La proletesperantistoj de Ruhr-Vestfalia regiono aranĝos meze de novembro renkontiĝon, ekspozicion k publikan varbvesperon. Bv. helpi k sendi salutojn k ekspozmaterialon al: K. Zernikow, Spichernstr. 25, Bochum (Germ.). — Ankaŭ nacilingvajn porpacajn ĵurnalojn ni petas el ĉ. landoj.

Atentu Filatelistoj! Kiu al mi sendos 100—300 PM plej diversajn de sia lando, escepte Germanio, al tiu mi sendos saman kvanton de mia lando. Adr.: R. Bank, Zandweg 88, Wormer, (Nederlando).

ENHAVO

paĝo
Eriko Malatesta, granda revoluciulo 9—11
La 15-a datreveno de l’ruĝa oktobro 10
Unika programo 11—12
Se ĉiuj patrinoj agus same … 12
Junulara-paĝo 15
Tra Esperantio 16—18

Presejo Oscar Wettig, Gelnhausen (Germanio)

N.º 397, 17 de noviembre de 1932

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

[BILDO p.1 | 27,1,71,13] Emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» antaŭ terglobo kun meridianoj kaj kontinentoj.

9-a JARO, N-o 397 — LEIPZIG, 17./11.1932

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

APERAS dusemajne — REDAKTEJO: 14, av. de Corbéra, Paris 12e. – GVIDANTO: E. Lanti. – SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. – ADMINISTREJO: R. Lerĥner, Kolmstr. 1, Leipzig O 27 (Germanio). — APERAS dusemajne

LA NUNA STATO DE l’JAPANAJ KAMPARANINOJ

La vivo de ĉiuj kamparaninoj jam de longe estis tiel kompatinda, ke ili estis devigataj vivi tiel mizere kiel brutaro. Plie, la pligraviĝo de l’paniko, kiu atakis la agrikulturan industrion plej forte, faligis ilin en la plej malbonan situacion. Kvankam lastatempe la prezo de l’agrikultura produkto iom kariĝis dank’ al la remalpermeso eksporti oron, tamen la grado de kariĝo estas tre malgranda kompare kun tiu de industria produkto, k la malmultiĝinta bezono alportas al ili malpliiĝintan enspezon. Dume, la sumo de ilia ŝuldo por imposto, sterko k rizo pli k pli grandiĝas, k la farmrento estas senindulge postulata. Krome, ĉar ilia fratino aŭ filino, kiu antaŭe sendis monon al ili perlaborante ĉe ŝpinfabriko, silkfabriko aŭ teksfabriko en urbo, nun perdas sian laboron k estas reveninta al sia hejmo; ili ne plu povas ricevi monon de ŝi, k plie, la konsumo de manĝaĵo pliiĝas. Ankaŭ en la kamparo oni estas senlabora. Se ili havas laboron, la enspezo estas tre malmulta. Sekve, nun sur kamparanojn neeviteble falos katastrofo, ĉar ĝis nun ili nur per tiu enspezo apenaŭ aĉetadis sterkon por aranĝi sian agrikulturon k nutraĵon por subteni la vivon de siaj familianoj.

Vivmaniero.

Ĝenerale la kamparanoj havas milion, tritikon, terpomon aŭ kukurbon miksitan en rizo kiel sian ĉiutagan nutraĵon. Ili manĝas nek fiŝon nek viandon. Sukero aŭ ŝojo (japana saŭco uzata por bongustigi manĝaĵon) neniam estas uzata de ili. Ilia manĝaĵo estas ja ne pli bona ol manĝaĵo de brutaro: k virinoj manĝas nur restaĵon de tia manĝaĵo.

Ili neniel povas vesti sin per tia silka vestaĵo, kian surmetas la edzino aŭ filino de bienulo. Dum sia tuta vivo ili surmetas unu solan veston, k kiam ĝi rompiĝas aŭ eluziĝas, ili ĝin flikas por uzi denove.

POR „LA NOVA EPOKO»

Ne nur la vivo de nia literatur-scienca organo estos certigata, sed ni eĉ povos ĝin pliampleksigi k plibeligi, se multaj K-doj imitos jenajn SAT-anojn el Stokholmo:

11.020, 17.815, 13.559, 13.560, 13.131, 11.848, 14.090, 13.782, 16.901 k 14.565.

kiuj kolektis 270 sv. kronojn.

Lingvo vivas ĉefa per sia literaturo; bona materialo ne mankas; senĉese venas novaj kunlaborantoj; ni donu grundon al tiuj semoj, kiuj certigas belan rikolton en la estonto.

Donacu laŭpove; varbu senlace; sendu al ni adresojn de personoj, kiujn vi opinias emaj aboni, k ni sendos al ili provekz-ojn. Agu!…

Ilia domo ankaŭ estas ekstreme malbona k malsaniga. Tie ne estas ventolado [nelegebla] trapasas sunradio, sed ĝi estas [nelegebla] malsekeca kun multaj breĉoj en la muroj. Ĝi estas samtempe ilia provizejo, laborejo, manĝejo k dormejo.

Junaj virinoj esperas urĝe liberiĝi de tia malfacila kamparana vivo k edziniĝi en urbo. Sed la gepatroj ne permesas al ili tion, ĉar la manko de laboro inter ili pligrandiĝos, se la energiaj junulinoj forlasos ilin, k sekve ilia edziniĝo prokrastiĝas.

Kiam ili estas malsanaj, ili neniam povas venigi kuraciston k devas esti dankemaj, se ili povas aĉeti medikamenton, k la sola sorto permesita al ili estas nur atendi sian morton.

Labormaniero.

La plej multo el la virinoj en kamparo konsistas el malriĉaj farmlaboristinoj. Malfacila vivkondiĉo pelas ĉiun edzinon k filinon labori tute same kiel viro sur kampo aŭ en kulturado de silkvermo krom siaj ĉiutagaj domaferoj de kudrado, zorgado pri infanoj, kuirado, ktp. Sed la pliiĝanta malfacilo de la vivo, kaŭzita de la nuntempa sistemo de posedado super terpeco parazite al bienulo, k treege malgranda ŝanco en farmado, neniam asekuras ilian ĉiutagan vivon per la sola laborenspezo sur kampo. Por siaj familianoj ili penas fari taglaboron aŭ flankan laboron, tamen la laborenspezo estas senmezure malgranda.

Plej junaj knabinoj de 6–7-jaraĝaj ankaŭ penegas alporti, sur la ŝultroj, pajlmatojn produktitajn de siaj patrinoj aŭ fratinoj flanke de la agrikulturado, al la vilaĝo multajn metrojn inter kampoj, k helpas ilin vendi la aĵojn, kvankam la varo kostas preskaŭ nenion. Knabinoj de 9–13-jaraj laboras ĉe bienulo aŭ riĉulo kiel servistino aŭ vartistino, por ke ili ne konsumu rizon de sia propra hejmo. Ili ricevas neniom da pago de la mastroj. De 12- ĝis 17-jara knabino sin oferas kiel ŝpinistino aŭ silkfabrikistino por ricevi nur kvardek jen-ojn (unu jen-o estas preskaŭ 2 germanaj markoj) por sia trijara laboro, kun aldon-

— página 2 —

20 — SENNACIULO

ita kontrakto, ke en okazo de sia retiriĝo pro malsano ili devas repagi la ŝuldon antaŭe pruntitan. Tiu ĉi antaŭe pagita al la patroj monsumo por la laboro de iliaj filinoj estas tuj elspezita por pagi la ŝuldon por sterko, procentego k farmrento. Kapitalistoj tute ekspluatas la knabinojn, k en la fino, kiam ili fariĝas nekapablaj perlabori, eksuferante pro ftizo, aŭ ilia lasta energio jam elĉerpiĝis k plu ne ili kapablas utili la kapitalistojn, tiuj senkompate maldungas ilin neniom pagante. Kaj novajn freŝajn fabriklaboristinojn ili kondukas al si de la kamparanaj familioj, kiuj suferegas en la fundo de senhaveco k malklero.

Laborperejo k komisia agento ankaŭ funkcias kiel la ilo de l’kapitalisto por suĉi ĉiun forton el la kamparaninoj. Ekzemple, perejo en la urbo en la norda parto, kie oni suferegas pro la ĝenerala manko de manĝaĵo, ligas sin kun Osaka Temma Teks-akcia Kompanio por provizi al la kapitalistoj tiujn malklerajn kamparaninojn per la anonco „Oni varbas cent laboristinojn por savi ilin el la malsatego. La kondiĉo estas 33 senoj (50 senoj valoras ĉ. unu germanan markon) por naŭhora laboro k dekalkulo de 15 senoj por manĝo». Estas videble, ke la anonco estas trompaĵo. Per manoj de ruzaj agentoj, sennombraj virinoj nun viktimiĝas.

Aldone, avaraj kapitalistoj k bienuloj severe postulas repagon de la ŝuldo. Por pagi al ili, filinoj aŭ fratinoj de malriĉuloj k laboristoj en la kamparo devas sin vendi kiel publikaj prostituinoj, privataj prostituinoj aŭ restoraciaj kelnerinoj, k komenciĝas ilia senfine suferiga laboro, el kiu ili ne plu povas liberiĝi.

En 1929, la publikaj prostituinoj kalkuliĝis je 49 477 en 560 prostituejoj en la tuta lando, sed en la jaro 1930 ili plimultiĝis ĝis 52 117. Plimultiĝo dum unu jaro estas 3264. La enketo pri iliaj naskiĝlokoj montras, ke la plej altan gradon de la pliiĝo konsistigas tiuj el la kamparo. Ĉi tiu fakto klare montras la severiĝintan mizeron de l’ kamparanoj.

En 1928, antaŭ la atako de paniko, la taga laborenspezo de l’kampara laboristino estis 1. 28 jen-o, k nun ĝi estas nur 0.87 jen-o. La laborenspezo signifas ilian solan k la plej gravan enspezon. Ĉar ĝi malaltiĝas tiel rapide, nun tio minacas ilian vivon. Ne nur la pago malmultiĝas, sed ili eĉ ne povas trovi laboron. Kamparaninoj nun elmetas sin al malsato pro manko de laboro, aŭ pro plena senlaboreco.

En julio 1932. — Stelaro.

EPIDEMIO DE KONFERENCOJ.

Konferencoj, konferencoj k ree konferencoj! …

Jam antaŭ la milito tiu ĉi epidemio ŝoviĝis en la kapojn de l’difavorataj elektitoj, sed post ĝia finiĝo ĝi alprenis tian teruran grandon, ke tute konfuziĝis la cerboj k la makzeloj de l’ malnovaj k honestaj diplomatoj. Ekkrakis la telegrafoj, ekzumis la telefonoj, ekaperas fajraj artikoloj en la ĵurnaloj k „la grandaj ŝtatistoj» surmetas siajn oficialajn kostumojn, kun tedo de aktoro, kiu multfoje estas ludinta unu k la saman rolon. Kaj jen la politikaj maljunulinetoj kolektiĝas por klaĉadi, mensogadi k cerbumadi — konference. En la blindige brilantaj salonegoj, glate razitaj fizionomioj faras al si mem gravan mienon, la pozo estas severe etiketa, la gestoj pezaj, pli pezaj ol la krimoj, kiuj estas planataj ĉirkaŭ la verdaj tabloj.

„Nia popolo» … komencas ĉiu, „nia popolo» — finas ĉiuj. Je kosto k je la nomo de tiu „nia popolo», kiu diversokaze konsistas el angloj, irlandanoj, hindoj, egiptoj, aŭstralianoj, ktp. estas tondataj, subskribataj k nuligataj miloj da kontraktoj k decidoj. Kiuj neniam partoprenis militon, tiuj kaŝite malantaŭ sia ora kiraso de privilegia stato, minacas per la forto de sia glavo. Kiuj neniam eĉ greneron semis, tiuj ploras pro la ruinigitaj kampoj; kiuj malsupren iras la nigrajn ŝaktojn de l’minejoj nur tiam, kiam la kinoaparato devas foti „la grandan ŝtatiston inter la popolo» — ili desegnas la landkarton k ne permesas, ke „iliaj» minejoj estu deprenataj. Tamen kune kun la nure komercistaj negocoj, ĉe la konferencoj estas pridiskutataj ankaŭ moralaj, noblaj kontraktoj. En HAGO oni kunvenas por difini, kiuj mortigrimedoj estas humanaj k laŭ kiu paragrafo povas esti amputita unu hombrako, tiel ke la moralo restu ne vundita. Ĉe la verdaj tabloj en VERSAJO (VERSAILLES) oni ĵetas grandanime la demandon, kiom da kubmetroj da aero devas resti al la venkitoj, por ke ili ne mortu tuj pro asfiksio. Kaj en VAŜINGTONO la diplomataj bopatrinoj decidis, ke ili nenion povas decidi. —

La vortoj estas por la diplomatoj ne rimedoj por esprimi la pensojn, sed por kaŝi ilin, — diris iam iu ŝtatisto. Kaj alia aldonis: „Ni, la diplomatoj, kunveninte, tiel aĉege k malkaŝe mensogas unu la alian, ke ĉiuj ridekspodus, se ni ne estus bone edukitaj homoj».

Vere, edukitaj homoj! Bone vestitaj, bone nutritaj, parfumitaj, zorge kombitaj — sidas ĉe la verda tablo, taŭzas la senfinajn fadenbulojn de siaj sensencaj paroladoj k balancas pezegrave siajn malpezajn kapojn, en la sama tempo, kiam en Anglio, Ameriko, milionoj da senlaboruloj vagadas kun manoj en la poŝoj, kiam en Germanio multaj mortas pro malsato, en Aŭstrio oni konvulsias pro mizero. Jen rigardu ilin hodiaŭ kunvenantaj en Kan (Cannes), morgaŭ ili direktas sin al Ĝenovo. Varmegaj impulsoj el glaciaj koroj, oraj promesoj el farizeaj buŝoj, grandaj planoj de malgrandaj animoj. Akvo-falo el inko, montoj el papero, oceano el malplenaj vortoj! k sur ĉio ĉi staras unu ordinara, granda nulo.

Konferencoj, konferencoj, k ree konferencoj! … Trans oceanon k montegojn venas diplomataj vulturoj, trans oceanon k montegojn revenas plenuminte nenian utilan laboron. Revenante, ili sin demandas: kial ili venis konante jam antaŭe nian malkapablon? Kaj ĉiuj ĉi konferencoj rememorigas pri jena anekdoto:

— Iu anoncis en ĵurnalo, ke li bezonas serviston, scianta francan lingvon k ĉevalstriglon. Iu legis la anoncon k direktis sin al la anoncinta bienulo.

— Ĉu vi scipovas la francan lingvon?

— Mi ne scipovas.

— Kaj strigli ĉevalojn?

— Ne, ankaŭ tion mi ne scipovas.

— Kial do vi venis?

— Mi venis por diri al vi, ke mi ne povas fari la de vi postulatan laboron.

Tiel respondas al la kriantaj bezonoj de l’ hodiaŭa vivo la stultaj diplomatoj de l’ kapitalista sociordo.

K. H. (17 635).

Por ŝtopi la breĉon

18. listo.

  • 16664 Wijn C. (Hilversum) — mk. g. –.98
  • Lindental- k Magdeburganoj — mk. g. 1.76
  • 13389 Thieme (Leipzig) — mk. g. –.75
  • Profito el ekskurso de la Roterdamaj k Hagaj K-doj — g. 1.15
  • 16916 Kouril (Tluĉna) — kr. ĉ. 5.–
  • 18057 Schneider (Brunsvigo) — mk. g. 1.–

Faŝistaj provokoj en Vieno

Atako al laborista hejmo.

La 16-an de oktobro antaŭtagmeze la naciistoj (faŝistoj) manifestaciis en la distrikto Simering (11-a distrikto de la komunumo Vieno); tiuokaze ili interpuŝiĝis kun la socialistoj. Unue estis reciprokaj insultoj, poste la faŝistoj komencis ĵeti ŝtonojn k bati per ŝtalvergoj. La atakitoj, pli malmultnombraj, retiriĝis al la proksime lokita Laborista hejmo. La faŝistoj pafis al la rifuĝantoj k rezulte mortpafis unu policanon, kiu volis forpuŝi ilin de la Laborista hejmo. Tiu policano estis jam depost multaj jaroj socialisto k amiko de la laboristaro. En la Laborista hejmo troviĝis 200 „ŝirmliganoj» (socialistaj) en alarmstato, k kiam ili

— página 3 —

SENNACIULO — 21

aŭdis la pafadon, ili enlasis la persekutatojn k respondis per pafoj. La tri ĉeestantaj policanoj helpopetis telefone, k post kvaronhoro aperis 60 policanoj en atakaŭtomobiloj k atakis la Lab. hejmon. Ĉar la ŝirmliganoj ne tuj malfermis la pordon, la policanoj detruis ĉi lastan per peza ĝardena benko.

60-jara socialista distrikt-konsilanto Medved, kiu volis malfermi la pordon, ricevis ĉekape sabrobaton de la enjetiĝantaj policanoj. Per gumbatiloj la policanoj batis la kun manoj levitaj starantajn k arestis ĉiujn, kiuj ne forkuris. En ŝtuparo k koridoro la arestitoj estis bategataj tiele, ke oni povis aŭdi la vekriojn en la tuta ĉirkaŭo.

La policanoj traserĉantaj la domon trovis kelkajn manarmilojn, revolverojn k 70 fusilojn, kiuj tie estis konservitaj por la defendo en okazo de atako. Per hakiloj k pioĉoj la traserĉantoj krevigis pordojn, ŝrankojn k skribtablojn. Bildojn k horloĝojn oni ŝiris de la muroj k frakasis per la botkalkanumoj, telefonaparatojn oni ĵetis teren k detruis, same la bustojn de eminentaj socialistoj, oni forŝiris fenestrajn kornicojn k masonaĵojn, hejtotubojn, gasfornojn. Oni malfermis perforte la plankon k dispecigis la linoleumon. Tiuj uloj kondutis pli terure ol dum la milito en „malamika lando».

La gazetaro kriegaĉis pri la malbravaj socialistoj (estis ja mortigitaj du faŝistoj k kvar estis grave vunditaj, 57 ŝirmliganoj estis arestitaj), sed ĝi silentis pri tio, kiel la faŝistoj mortigis la socialistojn Birneker, Stil, Kovarik, Mueler k plurajn aliajn. Ili kriaĉis, ke la leĝa ordo endanĝeriĝis en Simering. La „puĉo» (ribelprovo) de l’monarkistaj „hejmdefenduloj» en sept. 1931 estis tute aliproporcia endanĝerigo de l’leĝa ordo, sed ĉiuj krimuloj de l’puĉo restis nepunitaj! El la samideanoj de tiuj krimuloj oni faris ministrojn k ŝtatsekretariojn. Tiel aspektas egala rajto por ĉiuj k justo en Aŭstrio.

L. Stejnbaĥ (16 927).

Fruktoj de l’ lerneja faŝistigo.

Ĥemia profesoro de mezlernejo vizitis kun siaj lernantoj la gasfarejon por doni senperan objektan instruon pri modernaj ĥemiaj procedoj ĉe la karb-prilaboro. La bedaŭrinda konflikto inter hejmo k lernejo elmontriĝis per la fakto, ke kelkaj buboj disĵetadis en la korto k laborejo paperajn hokokrucojn (ĉi tie jam kutima, ridinda propagandmetodo). La laboristoj baldaŭ rimarkis tion; ili ofendiĝis pro la impertinenta atenco kontraŭ laborista k postulis senprokraste forigi la nedeziratajn gastojn — aliel ili ĉesus labori. Tiel okazis. La lernantoj devis foriri, ne fininte la studadon.

Laŭ „Laborista Gazeto» (Vieno) J. Denes (17 418).

Letero el Norda Afriko.

[BILDO p.3 | 34,8,77,30] Foto de urbo kun blankaj domoj, alta kvadrata minareto kaj kupolo de moskeo, palmoj en la mezo. Subskribo: «La moskeo de la paŝao en Oran.»

2.¹

La tri klasoj de araboj.

Oni povas dividi la arabojn je tri klasoj. La unua estas la tielnomataj „kaid»-oj, tre riĉaj sinjoroj reĝe vivantaj en grandaj palacoj k posedantaj luksajn haremojn kun multaj virinoj. Ili havas sufiĉe da mono por aĉeti tiom da edzinoj, kiom ili deziras, edziĝante kun ili laŭ arabaj moroj.

La edzino povas esti aĉetata 14-jara al la gepatroj. Sed la edziniĝo okazas en la 17-a jaro. La edzineto povas esti aĉetata per mono, ĉevaloj, kameloj, ktp.

Tiuj reĝetoj havas ĉiujn facilojn por vivi bone k gvidi la araban popolon, kiu blinde obeas al tiuj ĉi sinjoroj. La franca registaro havas tiel ilon en manoj por restigi obeema la araban popolon, sub la subpremo de tiuj sinjoroj. La popolo restas kvazaŭ sub feŭda regado, kiel en pasintaj jarcentoj en Eŭropo.

La araboj malmulte interesiĝas pri la sociaj bataloj. Ili blinde obeas al la reguloj de vere fanatikiga religio k restas tiel sklavigitaj. Neniaj publikaj arabaj bibliotekoj ekzistas. Al la popolo plaĉas nur la religiaj ritoj, kantoj, preĝoj farataj de „sanktuloj» (= pastroj) en stratoj k placoj. Tiuj ĉi sanktuloj vivas per donacoj ricevataj de l’araboj. Kelkaj el ili kunportas venenajn serpentojn en sakoj k dancigas ilin per flutludo sur la placoj. Dekoj da gearaboj restas starantaj k rigardas mirigite tian ludon. Ili tre ŝatas preĝi kun tiuj „sanktuloj», kiuj havas la povon de dio donitan por ensorĉi la bestojn, ne ricevante venenan mordon de la danĝeraj reptilioj.

Estas aliaj „sanktuloj», kiuj havas la povon sanigi, ili vendas arabajn religiajn afiŝojn, amuletojn ktp. Ili kunportas strangajn muzikilojn, ludas k kantas sur placoj k ricevas donacojn de la fideluloj. Muziko k arabaj kantoj estas similaj al la hispanregionaj kantoj k ekz. tiuj en Argentinio; estas belsentimentaj melodioj. La francoj tre respektas tiujn kutimojn, k tiel la araboj ne havas la intereson por plibonigi sian mizeran situacion. —

La dua klaso estas la bienposedantoj, komercistaj riĉuloj ktp. Ili havas specialan kulturon, sed estas tre religiemaj. Ĉiuj parolas bone la francan k hispanan lingvojn, krom araba dialekto.

Ili havas rajton por prezenti sin kiel membrojn de la urbmagistrata konsilantaro. Sed povas esti elektata nur malgranda parto. Ekzemple, se la konsilantaro estas formata el 15 francaj membroj, rajtas enesti 5 araboj. En tribunalaj aferoj la juĝado estas farata de francoj.

La ejoj, kie la araboj parolas pri siaj aferoj, estas specialaj arabaj trinkejoj. Tie mi trinkas teon en multaj tagoj, k tre plaĉas al mi, ĉar tie ne estas alkoholaĵoj: nur ekzistas teo k akvo. En tio oni superas la eŭropanojn. Preskaŭ ĉiuj tie sidas sur tapiŝoj sur la planko, ĉirkaŭante malgrandajn tablojn, kie staras glasetoj kun teo. Aliaj ĉirkaŭas grandajn tabakpipojn kun longaj gumtuboj, suĉante la aromon de fumtabako; ĉiuj babiladas pri siaj aferoj, poste aŭdiĝas gramofono kun arabaj melodioj, regionaj kantoj k c, k el tio, ke ĉiu streĉatente aŭskultas, vidiĝas, ke oni ŝatas la kantadon.

En la sama momento oni vidas pasi sur la strato procesion el multaj gearaboj; temas pri araba edziĝ-festo. Antaŭ la procesio marŝas muzikistoj, kiuj bele muzikas ludante ĉefe regionajn kantojn. Ĉiuj rigardas ĝoje, k ĉio estas dediĉata al la geedzoj. La promenon partoprenas nur la edzo k familianoj; multaj el ili vestas sin laŭ eŭropa modo k portas en la manoj grandajn lumigilojn, kiuj heligas la tutan straton trapasatan. Aliaj ĵetas en la varman afrikan noktan aeron parfumojn, brilajn arabajn odor-lumaĵojn, la edzo salutas ĝoje al ĉiuj. Li jam posedas du edzinojn k baldaŭ havos trian.

Mi sekvas la procesion ĝis la hejmo de l’geedzoj. Tie pendas grandaj lumiloj bonvene al la kunvenantoj. Unue ni eniras grandan salonon, kie sur la muroj pendas belaj arabaj tapiŝoj; similaj kuŝas sur la planko. La domo estas plena de gearaboj k eŭropanoj, kiuj lastaj tion rigardas kun granda miro; la arabinoj surportas belajn blankajn k silkajn vestojn k kovras la vizaĝon, rigardante nur tra mallarĝa

¹ Vd. ankaŭ la n-on 395.

— página 4 —

22 — SENNACIULO

fendo per siaj nigraj okuloj. Nazo k buŝo ĉiam restas kovritaj antaŭ la rigardantoj. Kelkaj nigraj araboj de l’ suda regiono (Saharo) surhavas grandajn orelpendaĵojn k en la nazo orajn ringojn. Sed tiuj kutimoj jam perdiĝas.

Ĉiuj vizitantoj estas invitataj manĝi iom da speciala araba manĝaĵo nomata „kuskus»o. Ni rifuzas manĝi tiun ĉefan araban manĝaĵon k ĉagrenas tiel niajn gastigantojn. Sed oni prezentas al ni fruktojn, vinberojn, melonojn, figojn, ktp, k oni ĝojas, ĉar ni iom da ili manĝas k tiel honoras la feston.

La edzo eniris ĉambreton kun la edzino k ĉiuj atendas lin; post horo li eliras ravite, ĉar li povas pruvi, ke la edzineto estis virga. Kiel pruvilon li montras al la familianoj sangan litotukon de l’junulino. Se la edzino ne estis virga, li havas rajton redoni ŝin al la gepatroj.

La tria klaso da araboj estas la mizeraj laboristoj, kiuj estas devigataj ĉiam obei la aliajn; ili troviĝas sub la jugo de l’ bienposedantoj, de kiuj ili estas ekspluatataj; ili drinkas alkoholon k vestas sin kiel almozpetantoj. La bestojn buĉas la „sanktuloj» (pastroj), ĉar ili kredas, ke per sia povo ili forpelas la bestmalsanojn. La viando, kiun la araboj malŝatas, estas tiu de l’porko. Se ili laboras kune kun eŭropanoj k flaras dum la manĝado la porkaĵon, ili foriras k manĝas aparte. Dum vintro ili tutan monaton vivas faste k manĝas nur, kiam noktiĝis, dum ses horoj; dum la tago ili laboras, sed ne manĝante, nek fumante.

Ĉe la fino de l’ granda fasto oni aranĝas solenajn festojn, ĉefe distingitajn per surĉevala rajdado kun pafiloj, dum kiu ili pafas lerte aeren. Miloj da gearaboj rigardas la ludojn k aklamas laŭte, kiel en Hispanio dum la bovobataloj.

Mi ankaŭ vizitis iliajn preĝejojn ornamitajn per granda turo. Kiam mi eniras, la pastro petas min franclingve demeti la ŝuojn antaŭ la pordo, k mi eniras nudpiede kiel la aliaj. En la interno jam estas granda amaso da fideluloj, kiuj preĝas fervore kun la kapo klinita sur la plankon. Subplafone pendas belaj lampoj, sur la muro diversaj tapiŝoj, k tra malgrandaj fenestroj nur penetras la suna lumo. La pastro montras al mi belajn arabajn standardojn kun insignoj de „sanktuloj», kiuj defendis la araban popolon kontraŭ la premo de malamikoj en antaŭaj jarcentoj. En aparta ĉambreto kuŝas montoj da vaksaj kandeloj, donacataj de malsanaj fideluloj, kiuj dum sia suferado preĝis al dio k ricevis la sanon, k kiel rekompencon k memoraĵon ili donis al la preĝejo tiujn donacojn.

Oni invitas min suriri la altan turon, de kie la „sanktulo» alvokas la fidelulojn. De tie oni vidas tre bele la tutan pejzaĝon kun la arabaj dometoj tiel diferencaj de eŭrop-urbaj domoj. Ili estas tre malgrandaj k blankaj kiel neĝo. La urbeto ŝajnas farita kiel amuzilo por infanoj, k de la alta turo rigardate la araboj ŝajnas blankaj pecetoj da neĝo, kiuj amike ludas kune en la mallarĝaj stratoj.

[REKLAMO p.4]

Kontraŭ antaŭa pago

ni liveras nur al niaj membroj k abonantoj jenajn librojn kun eksterordinara prezredukto.

La afranko estas entenita:

  • Dancu marionetoj, simple bind. — mk. g. 1.50
  • Viktimoj, broŝ. — mk. g. 2.–
  • Tragedio de la homo, broŝ. — mk. g. 1.50
  • Pilgrimo, broŝ. — mk. g. 1.–
  • Eŭgeno Onegin, simple bind. — mk. g. 1.50
  • Intern. Infanaro, bind., k. bild. — mk. g. 1.50
  • Teorio de Esperanto, de Varankin — mk. g. 1.50
  • La Kvinjaro de Sovetlandoj — mk. g. 1.–
  • Vortaro de Kabe, bind. — mk. g. 1.50
  • Vortaro, esperanto-pola, broŝ. — mk. g. –.80
  • Kompleta Gramatiko de Esperanto, broŝ. — mk. g. 2.50
  • 4 libretoj el la „Komunista Biblioteko», kune — mk. g. –.50

Krome ni rekomendas la eldonaĵojn de INTERNACIA SOCIA REVUO

Tre facile legeblaj por progresintoj k lernantoj (antaŭmilita literaturo); pro la malalta prezo oni povas komune legi en kursoj por komencintoj:

  • Pri la esenco de konstitucio, parolado de F. Lasalle, 30 pĝ. — mk. g. –.15
  • La piramido de tiranio, de F. D. Nieuwenhuis, 32 pĝ. — mk. g. –.15
  • La reforma mono de Silvio Gesell, parte orig., 48 pĝ. — mk. g. –.20
  • Por ataki k defendi, parolado de W. Liebknecht, 32 pĝ. — mk. g. –.15
  • La salajro, de P. Kropotkin, 22 pĝ. — mk. g. –.10
  • La mizeruloj (I), de V. Hugo (fama verko), 248 pĝ. — mk. g. 1.–
  • La forto de la fortaj, de J. London, 20 pĝ. — mk. g. –.10

Administracio de SAT, Kolmstr. 1, Leipzig O. 27.

Antaŭ la noktiĝo mi vizitis la araban urbeton, kie troviĝas placeto, la ejo de l’arabaj komercistoj kun multnombraj butikoj, kie oni proponas al la riĉaj vojaĝantoj tapiŝojn, silkajn kovraĵojn, vestojn, ktp. En la centra placo troviĝas razejo sub sunkovrilo; la razisto havas kapon razitan kun bela nigra barbo, li razas ankaŭ la kapon, eltiras dentojn k sangon. Ĉi lasta operacio estas farata ĉe la genuoj aŭ apud la oreloj. Unue li tranĉas per la razilo iomete ĉe la genuoj, poste almetas tubetojn, helpe de kiuj li kaptas la sangon per sia propra buŝo; la araboj kredas, ke tiu sangeltiro restigas la korpon sen malsanoj.

Dum mi tien promenas, preterpasas araba enterigo. La mortinton oni portas sur portilo kovrita per litotuko. Ĉiuj familianoj kantas religiajn kantojn, neniu ploras. Mi sekvas ilin ĝis la tombejo, kie atendas aliaj parencoj de la mortinto. Ĉiuj restas antaŭ la foso, en kiun devas esti metata la kadavro. Tre dolorige k impone estas vidi multajn fratinojn k edzinojn de l’mortinto tre laŭte voki k per la ungoj ŝiri siajn vangojn k fluigi la sangon. Tio estas farata kiel pruvo pri amo k sentata doloro. Ĉiuj estas invitataj manĝi, antaŭ ol estas metata la kadavro en la foson. Ni ricevas panon k figojn, k estus tre ĉagrene por la funebrantoj, se iuj rigardantaj personoj rifuzus ilian manĝproponon.

Post manĝo k preĝoj ili ĉirkaŭas lige la mortinton per litotuko k malsuprenirigas lin en la foson kune kun kelkaj manĝaĵoj, da kiuj ili ankaŭ ĵetas sur lin. Poste la tombon ili kovras per longa ŝtono. En arabaj tombejoj ne ekzistas muroj; promenantoj povas libere aliri la tombojn. Kelkaj floroj estas dissemitaj sur la teraj tomboj.

Daniel Pons (15 316).

Nombroj parolas

  1. En kapitalistaj landoj loĝas jena kvanto da kontraŭsovetiaj rusoj: Francio: 400 000, Germanio: 60 000, Rumanio: 70 000, Manĉurio: 200 000, Britio 3000.

  2. Komence de oktobro prezentiĝas jena kvanto da senlaboruloj en la tuta mondo:

Britio 2 854 790
Usono 12 000 000
Aŭstralio 118 732
Kanado 35 191
Novzelando 46 191
Irlanda t.n. „Libera» Ŝtato 30 918
Germanio 6 041 371
Aŭstrio 361 222
Polio 325 782
Belgio 228 288*
  1. Usona ĵurnalo La Vaŝingtona Poŝto donas nombrojn pri promilitaj elspezoj en pluraj landoj, en 1930:
Britio 608
Francio 507
Italio 322
Polio 123
Rumanio 47
Jugoslavio 47

En la sama jaro Japanio elspezis 240 milionojn da dolaroj k Usono 709 milionojn. — Tiuj nombroj estas ĉerpitaj el La Ĉiutaga Laboristo (brita kompartia ĵurnalo).

Kaj en tia situacio oni kunvenas en Ĝenevo, Lozano ktp. por parolaĉi pri paco!! Ni esperu, ke la antaŭnelonga kontraŭmilita konferenco en Amsterdamo estas pli fidinda ol la aliaj. Dum kapitalistoj parolas pri paco, ili samtempe preparas militon. Eĉ la delegitoj estas akciuloj en armilfabrikoj.

M. Sampson (4691)

* Pluraj landoj kun konsiderinda senlaboreco ne estas entenitaj en ĉi tiu statistiko! — Red.

La mizero de l’senlaboruloj en Germanio

Laŭ oficiala statistiko de l’Regna Statistika Oficejo estis dum aŭgusto anoncitaj senlaboruloj:

— página 5 —

Nombroj, kiuj evidentigas la plimizeriĝon de l’germania proletaro de jaro al jaro, de ŝtupo al ŝtupo.

1932 1931 1930
sume . . . . . . . . . 5225 mil. 4215 mil. 2883 mil.
por la senlab. asekuro 13 % 31 % 52 %
kriza „bonfarado“ 25 % 26 % 15 %
ordinara „bonfarado“ 39 % 27 % 16 %
nenian subtenon ricevis 23 % 16 % 17 %

Inter la 23 % (1932) da nesubtenataj senlaboruloj troviĝas ĉefe junuloj, kiujn la reakcia registaro nun devigas partopreni la „libervolan laborservon“. Jam la militistaj rondoj preparas sin por transformi tiun servon al „deviga laborservo“ — bazo de l’nun ankoraŭ malpermesata nemetiula armeo. Nuntempe la libervolan laborservon gvidas eksoficiroj k faŝistoj.

La „bonfar“-subvencioj estas ekstreme malaltaj k dependas de la bonvolo de l’koncernaj ŝtatoficistoj. Tutaj familioj malsatas depost jaroj, ne havante eĉ ŝancon iam retrovi laboron. Admiron meritas tamen la solidaro, kiun praktikas senlaboraj Gek-doj dum strikoj: ili ne iĝas strikrompantoj.

Ulo.

Spertoj de patro, kiu sendis siajn infanojn en mez- k altgradajn lernejojn.

Ĝenerale laboristaj gepatroj aspiras laŭeble havigi al siaj infanoj pli bonan ekonomian pozicion, ol ili mem povis akiri. Por tiu celo ili ofte oferas pli, ol konformas al ilia propra situacio. Se ne en ĉiuj, tamen en plej multaj kazoj la infanoj tute ne konscias, per kiaj oferoj de la gepatroj ili akiris sian bonpagatan oficon. Ĉio estas akceptata kiel natura procedo, al kiu la gepatroj leĝe k morale estas devigataj. Kaj ofte okazas, ke el la infanoj, kaŭze de la lerneja edukado, vere ne fariĝas kunbatalantoj por niaj ideoj, sed aŭ tute indiferentaj burĝoj, aŭ eventuale eĉ kontraŭuloj. Estas tre ĉagrene, tion devi konstati, tamen ĝi ne estas aliigebla.

Antaŭ 12 jaroj mi sendis mian plej aĝan filinon post 8-jara vizito al popollernejo en mezgradan lernejon por virinaj profesioj, en kiu ŝi restis 3 jarojn. La kelkajn jarojn antaŭe okazinta revolucio donis ja ankaŭ al ne-bonstatuloj la eblon sendi per ŝtatkostoj siajn infanojn en altgradajn lernejojn, se la lernantoj per konduto k lernemo prezentis sufiĉan garantion. En la komerca fako, kiun mia filino vizitis, ŝi troviĝis inter knabinoj el tipe burĝaj familioj. Sed neniel ŝi lasis sin influi de la aliaj k persistis obstine en sia proleta starpunkto. Tiun ŝi ankaŭ okaze defendis kontraŭ kunlernantinoj k eĉ instruistoj. Kiel ano de progresema junul-organizo ŝi restis fidela al niaj ideoj ankaŭ dum la sekvintaj 3 jaroj, dum kiuj ŝi laboris k vivis en burĝa familio de alia urbo. Ankaŭ la eklezion ŝi estis eksiĝinta.

En 1926 ŝi revenis hejmen kiel 21-jarulino. Post kelkaj monatoj mi konstatis iom post iom aliformiĝon de ŝiaj ideoj. Ŝi forlasis la junularorganizon, en kiu ŝi iam estis unu el la plej entuziasmigitaj k aliĝis denove la eklezion. Kelkajn jarojn ŝi jam estis partianino. Sekvis ŝia eksiĝo, kiun mi mem prizorgis por eviti postajn riproĉojn. Mi tute ne volis, ke ŝi nur pro mi restu en la partio. Pli k pli burĝiĝinta ĉiurilate, mi perdis ĉiun kontakton kun ŝi tiagrade, ke ofte dum pluraj semajnoj ni eĉ ne interŝanĝis unu vorton krom la ĉiutaga saluto. Multe mi suferis sub tiu ĉi stato. Kaj la kaŭzo de tiu konvertiĝo estis — la fianĉo, kiu vizitis tiam la unversitaton k kies edzino ŝi fariĝis antaŭ unu jaro.

Ankaŭ la duan filinon mi vizitigis dum 3 jaroj la komercfakon de la supre menciita lernejo. Kvankam ŝi ankaŭ iam estis en proleta infanorganizo, ŝi tamen neniam montris veran intereson por la ideoj de la junularorganizo. Kontraŭe al sia fratino, ŝi en la lernejo imitis ĉiurilate la burĝajn kunlernantinojn. Konsiderante ŝian karakteron, mi ne surpriziĝis pri tio, k vole aŭ ne mi devis ĝin toleri. Ankaŭ hodiaŭ, en sia 20-a jaro, ŝi montriĝas tute indiferenta al la laborista movado. Neniam ŝi klopodis esplori, kial la patro tiom fervore defendas k partoprenas la lab. kultur-, sindikat- k politikan movadon. Kontraŭe, ofte ŝi kritikas malaprobe konatojn el la partio, la proletan gazeton k la tutan movadon. Do, konforme al miaj socialistaj principoj, mi evitas ĉiun ajn devigon por ŝin konduki al alia starpunkto. Eble mi atingus per tio nur la malon. Ŝi estas ano de lab. sindikato, sed neniam vizitas ĝiajn kunvenojn. Kontraŭe al sia fratino, ŝi restis ĝis nun ekster la eklezio.

Temas nun pri la tria infano, knabo, kiu ankaŭ estas 20-jara. Jam depost sia deka jaro li vizitis reallernejon. Poste li estis 3 jarojn en supera reallernejo. Liaj atestoj estis ĉiam tre boncenzuraj. En printempo de l’ lasta jaro stariĝis la demando pri taŭga ofico por li. Ĉe multaj estraroj, poŝta, fervoja, administra ktp. ĉiu klopodo restis senrezulta. Ankaŭ privataj institucioj ne montris pli bonan aspekton en la nuna kriza situacio. Tial mi decidiĝis, vere kontraŭvole, sendi lin por tri jaroj en pedagogian altlernejon, por ke li iam fariĝu popollerneja instruisto.

Same kiel lia samaĝa fratino, la knabo estis iam en proleta infanorganizo. Sed pro multa lerneja laboro k pro tio, ke li krom tio depost la 10-a jaro tre fervore ludas violonon, li forlasis la organizon. Vizitinte dum kelkaj jaroj lab. sportunuiĝon, li montris ĝis la 15-a jaro viglan intereson por la laborista movado. Kvankam li nun ne plu estas ano de iu ajn organizo, li daŭre informiĝas pri politikaj okazintaĵoj. Sed mankas ĉia aktiveco. Lin tedas ŝajne la tuta politiko. Ofte ni disputas pri la socialistaj ideoj, kiujn li ŝajnas aprobi. Akre estas kritikataj de li ĉiuj partioj k ne lastavice la laboristaj k precipe mia. Sed mi ne volas lin instigi al aktiva kunlaboro, kiun li certe ankaŭ rifuzus pro sia jama okupiteco. Mi tamen fidas iagrade al li, esperante, ke li iam partoprenos nian liberigan batalon, k ne fariĝos burĝo. Ĉu mi ne iutage estos disreviĝinta, tio estas hodiaŭ ankoraŭ ne sciebla. La altlerneja instruistaro same kiel la plimulto el la lernantaro malsimpatias al la lab. movado k tia konstanta influo povas facile alipensigi junulon.

Entute estas tre malĝojige por mi vidi tian rezulton. Nepre mi atribuas la kulpon pri tio al la lerneja medio. Kvankam tio ne ŝajnas ĝusta rilate al la plej aĝa filino por la lerneja tempo mem, ŝi verŝajne hodiaŭ estus pensanta aliel, se ŝi depost la popollerneja tempo estus perlaborinta la vivrimedojn en fabriko, magazeno aŭ alia metiejo. Tie ŝi pli bone ol en la nuna bonpagata ofico estus spertinta la ekspluatsistemon. Kaj tiam ŝi ankaŭ ne estus trafinta en tiujn burĝajn rondojn, kiuj kaŭzis ŝian konvertiĝon. Antaŭ 12 jaroj, kiam mi intencis sendi ŝin en altlernejon, mi pritraktis la aferon kun sampartia urba deputitino. Tiu ĉi K-dino, ŝajne spertinta samon pri la propra filo, avertis min. Sed mi tiutempe ne kredis, ke okazus same al mi.

Necesas ankoraŭ mencii apartan cirkonstancon. Mia edzino, kvankam depost jaroj partiano, nepre evitas influi la infanojn per niaj ideoj. Ŝi postulas plenan liberon en tiuj demandoj por ĉiu persono. Mi havas alian opinion, sed ne povas ion entrepreni sen la patrina aprobo k subteno. Tial la infanoj ĝuas plenan liberon. Tion ja postulas ankaŭ niaj socialistaj principoj. Kaj el tia libero sekvas, ke niaj infanoj fariĝas indiferentuloj aŭ eĉ kontraŭuloj. Pli k pli larĝiĝas interfremdiĝo inter mi k miaj infanoj, k la tuta familia kunvivado estas malbone influata.

Sendante la infanojn en tiajn lernejojn mi celis fari el ili tiom pli bonajn kunbatalantojn. Sed la burĝa medio, en kiun ili tiel penetris k kiu prezentas al junuloj multe da logaĵoj, kies ne plej malgravaj estas oportuno k nebatalemo, rabis al mi miajn infanojn.

Danka mi estus, se iu K-do povus doni konsilon en ĉi tiu afero.

Ĉagrenita patro el Germanio.

— página 6 —

SENNACIULA PEDAGOGIA PAĜO

Redakcia adreso: K-do Simon Aarse, ĉe Landfelt, Råstengatan 15, I, Sundbyberg, Svedio.

Rilatoj inter eklezio k lernejo diverslande

Jam tuŝinte la staton de la instruado en Holando, ni nun donas superrigardon en diversaj landoj rilate tiun problemon, kies gravo en la nuna fazo de l’internacia klasbatalo al mi ŝajnas granda.

En Holando ekzistas publika ŝtata lernejo k privata. 62 % el la instruado estas privataj, plene subtenataj el la ŝtata k komunuma kasoj. Preskaŭ la tuta privata lernejaro dependas de la eklezio. Nur kelkaj neŭtralaj k protestantaj lernejoj estas liberaj k estas regataj de la gepatroj.

En la katolikaj lernejoj rajtas ankaŭ instrui monaĥoj k monaĥinoj. Ilia salajro fluas aŭtomate en la kason de la monaĥejo. Per tio la katolika eklezio gajnas jare 10 milionojn da guldenoj el la publikaj kasoj.

La publika lernejo estas senreligia. Laŭleĝe la publiklerneja instruisto ne rajtas doni religian instruadon. Gepatroj, kiuj postulas por siaj infanoj religian instruadon, povas akiri da ĝi maksimume unu lecionon dum la regula instrutempo. Praktike tio malmulte okazas.

En Germanio estas en diversaj subŝtatoj diversaj reguloj. Tamen multo estas komuna. Ĝenerale ekzistas la ŝtata lernejo kun religi-instruado. Kelkŝtate estas komunlernejoj kun disigita religia instruado, aliŝtate ekzistas ŝtataj lernejoj kun unu religio. La fondo de privatlernejoj estas permesata nur, se la infannombro estas tro malgranda.

En Germanio estas 52 320 publikaj lernejoj, el ili 28 570 protestantaj, 15 216 katolikaj, 121 judaj k 8 413 miksitaj. Krome ekzistas 675 privataj lernejoj. Lastatempe multaj gepatroj ne deziras plu por siaj infanoj la religian instruadon k skribe esprimas tion. Tiuj infanoj estas kolektataj en apartaj lernejoj senreligiaj, kie instruas plejparte socialistaj instruistoj. En 1922 vizitis 8 894 486 lernantoj la ŝtatan lernejon, en 1926 nur 6 629 779 lernantoj pro naskomalpliiĝo dum la milito. Ankaŭ la privata lernejaro malpliiĝis. En multaj kazoj la privatlernejoj ricevas ŝtatan subtenon, precipe religiaj lernejoj de malplimulto en iu ŝtato.

En Anglio la subvenciataj lernejoj estas dutipaj: tiuj, kiuj estas tute estrataj de la lokaj estraroj k tiuj, kies konstruo apartenas al la lernejestraro. Ĝis 1902 la estraroj ankaŭ respondis pri la religia k nereligia instruado. Post 1902 ilia kontrolado estas etigita ĝis la zorgo pri la konstruo, la kontrolo pri la religi-instruado k elekto de l’instruistoj.

La ŝtataj inspektoroj kontrolas la nereligian instruadon. La religia instruado okazas en publikaj k privataj lernejoj. Por faciligi la nepartoprenon en tiu instruado, ĝi estas donata komence aŭ fine de ĉiu instrutempo. La nombro da nepartoprenantoj estas tre malgranda. Laŭleĝe en la publikaj lernejoj estas malpermesate instrui kateĥismon aŭ religidogmojn, apartenantajn al specialaj religioj.

La ŝtataj estroj decidas pri la religi-instruado, sed praktike en ĉiu publika lernejo ekzistas tia instruado; do ĝi ne estas konsiderata kiel la malpermesita dogmaro.

Privataj asocioj k religiaj sektoj rajtas fondi lernejojn. Depost 1902 la ŝtato pagas ĉion, escepte la kostojn por la ejo. En 1903 estis 5 975 publikaj lernejoj kun 3 065 169 da lernantoj, 14 238 privataj kun 3 722 317 da lernantoj. En 1919: 8 621 publikaj lernejoj kun 4 329 252 da lernantoj, 12 302 privataj kun 2 736 913 da lernantoj. En 1927: 9 170 publikaj kun 3 659 580 da lern. k 11 533 privataj kun 1 975 832 da lernantoj.

Malgraŭ forta propagando la nombro da ekleziaj lernejoj malpliiĝis. Sed pli multe ankoraŭ malaltiĝis la vizitado de l’infanoj en tiuj lernejoj. En 1903 en ili estis 54,8 % el la infanaro, en 1919 nur 38,7 % k en 1927 nur 35,1 %. La angla ŝtat-eklezio havas 9 927 lernejojn kun 1 526 375 da lernantoj, la katolikoj havas 1 143 lernejojn kun 365 589 lern., la Vesli-sekto havas 135, la judoj 12 k aliaj grupoj kune 336 lernejojn.

En la subvenciataj katolikaj elementlernejoj ne estas permesate al pastroj instrui, nur kelktempe por provizore plenigi lokon.

Rilate tiun problemon Francio estas la plej pura k justa lando. Ekzistas publika lernejo tute pagata de la ŝtato k la privata lernejo, kiu havas nenian oficialan subvencion.

La instruado en la privata lernejo estas tute libera. Nenio estas reguligita laŭleĝe. La ŝtata inspektoro ne rajtas kontroli tiun instruadon. Li nur povas denunci instruadon, kiu ne konvenas al la oficialaj moroj k moralo, sed praktike li ne posedas rimedojn por konstati tion.

La publika lernejo estas neŭtrala rilate la religion. Religi-instruado, se dezirata, estas donata ĵaŭde, kiam ĉiuj lernantoj libertempas. El la tuta lernejaro 75 % estas publikaj k 25 % privataj. En kelkaj konservativaj k klerikalaj departementoj estas 50 % da privataj lernejoj.

La franca leĝaro malpermesas al pastroj instrui, sed per kelkaj rimedoj tiaj religiuloj lerte evitas obei la leĝon. Se ili posedas la unuagradan diplomon, ili povas eniri malaltgradan lernejon. Ili tiel sekularizas sin.

En Belgio la leĝo donas al ĉiu la liberon fondi lernejojn. Ekzistas: 1) Oficialaj lernejoj instalitaj de la ŝtato, provinco k komunumo. 2) Lernejoj instalitaj de la eklezio k akceptitaj de la komunumo. 3) Akcepteblaj lernejoj, subvenciataj de la ŝtato k de kelkaj komunumoj. 4) Tute liberaj lernejoj, malmultnombraj.

Por ricevi monsubtenon, la privataj lernejoj devas submeti sin al la „minimuma programo“ k ŝtata kontrolo. La instruistoj devas posedi la diplomon akiritan en la de la ŝtato kontrolataj seminarioj. En la oficialaj lernejoj surprograme estas religio k moralo. Tiu instruado estas donata de pastro aŭ de instruisto, se tiu lasta pretas por tio. Lastkaze ĝi havas lokon sub eklezia kontrolo. Laŭpete infanoj povas esti liberigataj de tiu instruado.

La ŝtato pagas la instruistojn en ĉiuj akceptitaj k akcepteblaj lernejoj. La komunumoj, kiuj akceptas lernejojn, devas pagi la pliajn kostojn. El la infanaro 1/2 el la knaboj k 1/3 el la knabinoj vizitas la publikan lernejon. En katolikaj lernejoj ankaŭ instruas gemonaĥoj.

Laŭ holandaj raportoj kompilis S.A.

Rimarkigo k alvcko

Kie restas miaj karaj kunlaborantoj, K-doj Azorin, Grimer k Arbarulo, por doni artikolojn pri Hispanio ktp? Sendu ĉion nur al la nova adreso, citita ĉe la kapo de tiu ĉi Paĝo!

[REKLAMO p.6] Ĉiuj Gekamaradoj, kiuj interesiĝas pri la eldono ĉe SAT de instrua k kontraŭ la kapitalista monsistemo direktita verko de G. Blumental: La liberigo de la mon- k interez-regado kies tradukon jam pretigis K-do Riĥ. Pförtner, bonv. sciigi tion al la Administrejo de SAT en Leipzig. La prezo estas 1.50 mk. g. Antaŭpagu por la verko! La apero de la libro estos certigita, se 300 antaŭmendoj kun pago alvenos!

— página 7 —

TRA ESPERANTIO

Demagogio k Blufo

Naskiĝis plia Internacio! IPE (Internacio de Proleta Esperantistaro) estas ja fondita per la bonvolo de 46 delegitoj de ?L.E.A. k ?U.K. (Unuigaj Komitatoj, nomo sendube uzata antifraze, ĉar anstataŭ unuigi ili faras ĉie disigan laboron). Kompreneble estis pli granda nombro da personoj por soleni tiun „historian“ okazintaĵon. Sed, laŭ la internaciisma sistemo, ili estis nur senrajtaj figurantoj. . . .

Nature la delegitoj k figurantoj multe insultis al la „SAT-direkcia kliko“ k ili deklaris sin la solaj rrevoluciuloj en tuta Esperantio. Sendube estas nur maltrafa hazardo, ke ilia vidpunkto pri la signifo k rolo de esp-o tute koincidas kun tiu de la plej oportunisme neŭtralaj esperantistoj. En la gvidrezolucio oni ja legas:

„Esp-o laŭ klasbatala vidpunkto en la nuna periodo nur prezentas internacian helpan lingvon, kiu neniuokaze estas destinita kontraŭbatali la uzon de la naciaj lingvoj . . .“

Tre trafa ankaŭ estas la maniero, laŭ kiu tiuj grandbuŝaj pseŭdorevoluciuloj intencas unuigi la proletajn esperantistojn:

„IPE plej akre plu batalos kiel kontraŭ oportunisma sennaciismo, tiel ankaŭ kontraŭ la reformisma ideologio de la social-demokratio, subtenantaj la imperialismajn rabadojn k militojn, kiuj plenumas la taskon deteni la laboristojn de klasbatalo k malhelpi la efektiviĝon de la ruĝa unueca (tiel!) fronto . . .“

Eble la IPE-anoj deziras la unuiĝon, sed kondiĉe ke oni aprobu ĉion, kion ili senkompetente asertas. La katolika eklezio — ĉiuj eklezioj — volas ankaŭ la unuiĝon de la tuta homaro, sed la homoj devas unue genuiĝi antaŭ la papo k konfesi, ke li estas neerarpova, rilate al klarigoj pri la sankta skribo. La ideologio de IPE:

„estas la marksisma mondkoncepto, la dialektika materialismo.“

Sekve anarkistoj, ISK-anoj k.a. klasbatalantoj, kiuj ne tute konsentas kun tiu doktrino, aliĝi ne povas al la nova verda Internacio. Kaj, kiuj tamen akceptas la dialektikan materialismon, tiuj nepre devas havi pri ĝi komprenon saman al tiu de Stalin. Tia programo, ĉu ne vere? estas tre trafa por atingi la unuiĝon de ĉiuj proletaj espistoj. . . . Ĝi nepre naskas en la spirito jenan dilemon: aŭ la IPE-fondintoj estas sinceraj, sed stultaj; aŭ ili estas eble inteligentaj, sed certe malsinceraj.

Nu, estus perdi tempon insisti pri tio.

Ni prefere menciu du tre signifajn faktojn: 1) En la prezidantaron elektiĝis la „veterano“ Raŭŝenbaĥ, tiu neŭtralulo, kiu antaŭ kelkaj jaroj iniciatis la starigon de „Domo de Esperanto“ en Gepersdorf (Göppersdorf) k multe reklamadis en la neŭtralaj rondoj k gazetoj por sia entrepreno — kiu kompreneble fiaskis! . . . 2) Inter la fondintoj de la nova Internacio ŝajne mankis Bata. Almenaŭ en la tripaĝa (? — vi dubas, kara leganto, jes, la tuta raportaro pri tiu „historia“ okazintaĵo ampleksas nur 3 paĝojn de la sespaĝa „Isto“) raporto, kiun ni legis, vane oni serĉis la nomon de la eksredaktoro de „Isto“. Ĉu do estas ĝusta la famo, ke tiu K-do ne plu estas 100 %-a ortodoksulo k eĉ devis forkuri el Sovetio, tial ke li kuraĝis ne ĉiam aprobi la dirojn k farojn de la „ruĝ-verda car’ “ el Moskvo? . . .

Demagogio, blufo k dogmismo neniam sukcesis daŭre progresigi movadon. La SAT-anoj estu do paciencaj k tute trankvilaj; ili iru sian vojon, la sola, kiu ebligas realan unuiĝon de ĉiuj tendencoj el la klasbatala esp-a movado.

RELIEFAJ OKAZINTAĴOJ.

Komence de novembro dum tuta semajno manifestaciis en Londono senlaboruloj, kunvenintaj el ĉiuj anguloj de Britio. Okazis multnombraj kunpuŝiĝoj kun la policistaro, kiu brute perfortis la batalantojn.

La verdikto de l’supera ŝtata tribunalo, kiu parte kondamnis kiel nepravigeblan la perfortan forpelon en julio de l’prusia respublikana registaro el socialdemokrataj k katolikaj ministroj, ne malhelpas la regnan kancelieron fon Papen plue estri komisare en Prusio. Tiu sinteno reestigis akran kontraŭecon inter la regna k la bavara registaroj (ĉar ĉi lasta timas perdi siajn aŭtonomajn rajtojn).

La intertraktadoj pri kontrakto de „reciproka neatako“ inter Sovetio k Rumanio ne progresis k spertis novan malhelpon per la rifuzo de l’pola registaro (kiu subskribis siatempe tiaspecan kontrakton) funkcii kiel peranto.

La korpo de l’plej granda kurierŝipo en la mondo estas surakvigita en Sankta Nazareto (St. Nazaire, Francio). Ĝi longas 313 metrojn (je 39 m pli ol la ĝis nun plej granda), havas volumenon de 75 mil tunoj (kontraŭ 56,6 mil de l’ĝis nun plej ampleksa); la rapido estos verŝajne je 30 nodoj (la nuntempe plej rapida ŝipego atingas ne tute 28 nodojn).

Ĉe la malarmada konferenco en Ĝenevo la franca registaro metas kiel kondiĉon por redukto de l’armado la unuecigon de l’tipoj de naciaj armeoj k ilian disponigon al la „Ligo de Nacioj“ por malebligi la eksplodon de militoj.

Ĉu klaskonscia laboristo?

Ĉi tiu rimarkigo aperas tiel malfrue, ĉar ĝi estis sendita unue en letero, kiu perdiĝis. — Red.

Kun granda miro mi legis la artikolon de Wiersma en Leeuwarden pri ferivizitoj (vd. n-on 392).

Li atentigas nin pri la „granda propaganda valoro“ de la ferivizitoj. Sed samtempe ĉi tiu persono kuraĝas malatenti siajn lokajn K-dojn!

Ĉu li neniam aŭdis pri la Göteborga Konvencio? Kial li ne povas transsalti la ridindajn malgrandaĵojn, pro kiuj li ne volas aliĝi? Kion li volas atingi per sia izoleco? En kio konsistas la „granda propaganda valoro“ de la ferivizito de niaj svedaj K-doj, ĉar nur li mem sciis pri tio! Nia konkludo sekve ne povas esti alia ol: Li akceptis niajn svedajn K-dojn por kontentigi sian lingvan konon. Tio estas egoismo!

H. Rijpstra (15 547).


Ĉe la parlament-elektoj en Germanio (6. XI.) perdis voĉojn la Hitler-a partio (196 deputitoj anstataŭ 230) k socialdemokratoj (121 anst. 133), gajnis la german-nacianoj (subtenantaj fon Papen) (51 kontraŭ 37) k la komunistoj (100 anst. 89).

Huver, la usona prezidanto de l’„prospero“, estas venkita en la elektoj de l’8. 11. de la „demokrato“ Rozvelt (Roosevelt).

Raportantoj, verku kiel eble plej objektive k vereme!

Mi volas doni kelkajn informojn, por ke vi iomete povu prijuĝi la skribmanieron de K-do F. G. v. d. Plank (16 794) en „S-ulo“ n-o 395, pĝ. 5-a, sub titolo: „Batalemo en la Nederlanda parlamento“. Ekz. la vortoj skribitaj de li: „For la reĝinon!“ tute ne estas uzitaj de la komunistaj parlamentanoj, eĉ la propra organo de la komunistoj („De Tribune“) ege kontraŭis la sciigojn tiurilatajn de la burĝa gazetaro. Nur la vortoj: „For la malsatdiktatorecon de Ruis-de Geer“ estas diritaj. El tiu ekzemplo ni jam povas kompreni, ke K-do 16 794 ne estas sufiĉe informita pri aferoj rilataj la kom. movadon. Ankaŭ la frazo: „Ĝis nun simila ago en Nederl. ne okazis“ estas tute erara k pruvas, ke K-do 16 794 ne konas la historion. Jam en 1921 dum la Grunendal-agitado (militrifuzanto) kontraŭmilitaj virinoj faris la samon k kriis: „Ni postulas la liberigon al Hermano Grunendal el karcero“. Inter la vokantoj estis la nepino de l’liberpensulo Douves Dekker, fame konata sub la pseŭdonomo „Multatuli“.

Pro tio ni estu atentemaj rilate la asertojn de K-do v. d. P. en la nomita n-o k prenu unue eron da salo, por ĝuste prijuĝi la aferon.

16 459.

— página 8 —

Ĉe la Laboristaj Esperanto-Asocioj.

La disvolviĝo de la movado en Norvegio.

Ankaŭ en Norvegio ni povas konstati kreskantan intereson por nia movado; ni daŭre antaŭenmarŝas post iom da ripozo, kies kaŭzo estis krizo, senlaboreco k sekve mizerego de l’laboristoj. Longtempaj senlaboruloj preskaŭ ĉesas pensi, tute indiferentiĝas; tio estas plej danĝera por lab. organizoj, k ankaŭ la esp. movado tial iom malfortiĝis. Feliĉe la homoj ŝajne revekiĝis; oni rimarkas ĉi tie multe pli viglan k konscian laboradon ol antaŭe.

Somere vizitis nin kelkaj eksterlandaj K-doj, kiuj helpis nin en la propagando. La 23. aŭg. faris sveda esp-isto Stahberg provlecionon en Popoldomo: 20 personoj aliĝis kurson 4-semajnan, okazantan en 5 tagoj semajne, antaŭ- k posttagmeze. La 26. sept. komenciĝis nova kurso kun 40 p., funkcianta dum tri tagoj semajne (antaŭ- k posttagmeze). Samtempe komenciĝis daŭriga kurso dufoje semajne vespere. Ni tiel intencas daŭrigi ĝis la printempo. Aranĝanto estas LEA. K-do Stahberg instruas laŭ Ĉe-metodo por komencantoj, laŭ „Petro“ por progresintoj. Plej multaj lernantoj estas organizitaj, aktivaj laboristoj; ĉiuj montras plej grandan intereson.

Rimarkinda fakto estas, ke nunjare oni renkontis nin kun multe pli da komplezemo k komprenemo. Nia ĉefa gazeto „Arbeiderbladet“ akurate aperigis niajn raportojn, ekz. pri la SAT-Kongreso antaŭ k post la okazo. Lab.-organizaj estraroj komencas interesiĝi; ni ricevis aŭtune pli ol 20 petojn de div. unuiĝoj pri novaj kursoj, kiujn ni parte kapablis kontentigi. Krom grandaj kursoj en Popoldomo funkcias nun 6 aliaj (etgrupaj) inter fakorganizoj. K-doj E. k M. Sundsby gvidas 4 kursojn; en tramista esp. klubo K-do Snekvik gvidas novan kurson, inter lignaĵistoj k fajrobrigadistoj post nelonge komenciĝos kursoj. Sufiĉe da laboro por la tuta vintro!

Certe preskaŭ ĉiuj lernantoj aliĝos al LEA, grandparte ankaŭ al SAT. Printempe okazos ekzameno; k, se eble, kurso por kursgvidantoj, tia, kian lastjare gvidis K-do Muribo kun 20 partoprenantoj.

Alia ĝojiga afero estas, ke ni ricevas materian helpon de „Lab. Kleriga Asocio“, ekz. senpagan ejon por la unua k por la antaŭtagmezaj kursoj. Ĉi tiu Asocio organizas ankaŭ nian korespondan kurson. Ni ŝuldas al ĝi sinceran dankon, ĉar sen ĝi la esp. movado en Norvegio neniel progresus.

16 788.

Skismuloj volas ŝteli la titolon de F. E. O.*)

En „Proleta Esp-isto“ k ankaŭ en „Isto“ la IPE-anoj kriaĉas pri la fakto, ke la estraro de F.E.O. decidis ŝirmi sian organizan titolon kontraŭ uzurpo de l’skismuloj k tiuokaze estis devigata minaci per leĝa devigo en okazo de rifuzo. Ne nur la sekretario de F.E.O., K-do Kaŝon (Cachon), sed eĉ K-do Lanti, kiu tute ne estas estrarano de FEO, estas aĉe insultataj en IPE-organoj.

Kie do estas la plimulto de FEO, k kie estas la uzurpuloj? — Sufiĉas jenaj konstatoj: Depost la Nansi-a FEO-Kongreso (printempo 1931), kie la tiamaj opoziciuloj, nunaj IPE-anoj, malvenkis, ricevante nur 238 mandatojn kontraŭ 415 m. por la estraro, — tiuj uloj senskrupule k furioze agitadis por la skismo. Unu jaron poste, ĉe la Brusela Kongreso de FEO (vd. artikolon en la n-o 386 de „S-ulo“), la raporto de l’estraro estis aprobata per 433 mandatoj; malaprobis ĝin nur 36. Kvar aŭ kvin nerealiĝintaj personoj aplombe asertis en tiu Kongreso disponi pri 530 mandatoj, dum fakte nur 200 eks-anoj nereaniĝis al FEO! . . .

Eksiĝintoj (k kelkaj eksigitoj) faris sian propran „kongreson“ en Grenoblo kelkajn semajnojn poste, nomante tiun kunvenon „regula kongreso de FEO“. Per tiu rimedo ili provis pravigi la nepagon de l’ŝuldoj de opoziciaj grupkasistoj al la centra kasisto.

Kaj ili daŭrigis misuzi la Asocian titolon por sia propagando, ĝis tia grado, ke ili imitis eĉ la presliterojn uzatajn kutime de la Asocio en siaj presaĵoj!

Tiu misuzo estas tiom pli senhonta, ke en la vera FEO oni apenaŭ rimarkas la foreston de la skismuloj: FEO prosperas; ĝiaj grupoj vivas k pligrandiĝas. Estas do tute kompreneble, ke ni neniel povas permesi al la titol- k monŝtelantoj, ke ili daŭrigadu malutili nian Asocion, sin ornamante per fremdaj plumoj. La kriaĉado pri „alvoko al la ĝendarmoj“ cetere tre malbelsonas en la buŝoj de samideanoj k aprobantoj de personoj, kiuj per la vojo de la presejo „Neŭdrag“ en Lajpcig ne nur minacis al SAT per la burĝa juĝistaro, sed efektivigis sian minacon: ja nur per lastmomenta kolekto de la bezonata mono (dank’ al puntoj de div. K-doj) estis evitate, ke sukcesis la manovro de l’IPE-anoj k ke oni vendu aŭkcie la havaĵon de SAT en Lajpcig al . . . la IPE-ŝtelistoj!

La Direkta Komitato de F.E.O.

¹ Fédération Espérantiste Ouvrière (Franclingva LEA).

[REKLAMO p.8] Parolu kun viaj Kamaradoj en via grupo pri antaŭmendo de: Paul Neergaard: Fremdvortoj en Esperanto (pago ĉe apero: 1 dana kr. = 0,80 g. m.) pri la 15-a regulo en teorio k praktiko. Per starigo de kelkaj principoj la aŭtoro kunigis k sistemigis la diversajn konsiderojn, kiujn oni devas fari, kiam oni havas la taskon elekti la ĝustan formon por nova esperanta vorto. Kritika analizado laŭ la starigitaj principoj de centoj da esperantaj vortformoj. Plivalorigu la sciencan bibliotekon de SAT Mendu ĉe la presejo: Dates Bogtrykkeri, Gl. Kongevej 13, Kopenhago V. Danio.

Korekto. En la n-o 396, p. 13, bonv. korekti gravan preseraron: la Ĝen. Voĉdonado okazas laŭ paragr. 27, alineo c) de la Statuto (ne 37!).

El la urbo de la naŭa SAT-Kongreso

Jam de longe la SAT-anaro nenion legis pri la esp. movado en Lajpcigo, kie ĝi relative estis tre forta. Kaj tion ja pruvis la grandiozaj kongresaranĝoj k la multnombra kongresvizito. Ankaŭ niaj aranĝitaj esp. kursoj en 1929 montris tre kontentigan rezulton. Ĝojigis nin la fakto, ke ĉiuj kursoj estis bone vizitataj k la partoprenintaro kreskis ĝis pli ol 500 personoj.

La tempo pasis k kun ĝi ankaŭ la harmonio en la iame forta laborista esp. grupo. Partipolitikaj pasioj venkis super la prudento k la konsekvenco estis skismo, k skismo signifas, speciale por la laborista esp. movado, reiron k stagnon. Estas ja vere, ke unuigita laboristaro estas nerompebla remparo kontraŭ la unuigita burĝaro k tiom pli ĉi tiu unueco estas necesa ĉe la laborista esp-istaro kontraŭ la indiferento. Ĉiu esp-isto, kiu jam aktive laboris en la esp.-movado scias, kiel malfacile estas akiri novajn adeptojn al nia movado. Multaj Gek-doj forlasis niajn vicojn sole pro la disputaĉoj. Kaj ĉe kelkaj la partifanatiko estas en plej alta stadio, pro tio ili apenaŭ povas saluti siajn klasfratojn. Konduto, kiu parencas al kretenismo.

Ekzistas nun en Lajpcigo 2 esp. lab. grupoj t. e. la GLEA-grupo k SEA-grupo, krome kunvenas monate unufoje la SAT-rondo. La unua grupo

— página 9 —

kiel eble plej evitas ian kontakton kun la SAT-rondo. La dua grupo rilatas amikece kun ĉi lasta k rekomendas al siaj anoj la viziton al nia diskutvespero. Ŝajnas, ke la ondoj de ĉagreno denove glatiĝis k la grupoj povas normale funkcii.

Sekvantaj linioj montru al ni la fruktojn de la aŭtuna varbado poresperanta. Komence de oktobro la loka grupo de SEA aranĝis 13 kursojn en la urbo kun partoprenantaro de 398 personoj (308 viraj k 90 virinaj). La diversaj kursoj varias inter 13 k 46 partoprenantoj po kurso. Reprezentataj estas gelernantoj, metilernantoj el la plej diversaj metioj k plenkreskuloj. Sindikatanoj estas 242 el 31 sindikatoj. Al la sport-movado apartenas 80. Al aliaj lab. organizoj apartenas 157. Lingvajn antaŭkonojn havis: esp-a 38, angla 80, franca 47, dana 1, latina 12, hispana 3, rusa 4, holanda 1, pola 2, slovaka 1, itala 2, greka 2, serba 1, hebrea 1, portugala 1. Interese estas ekscii, kiel la kursanoj estas atentigataj pri la esp. kursoj. Al ĉi tiu demando respondis 89 %. Ni citas tion, por ke niaj K-doj vidu, kiu varbmaniero pleje efikis:

Varbitaj per flugfolioj . . . . . . . 56 Varbitaj per Lajpciga Popolgazeto (soc. dem.) . . . . . . . . . . . 83 Varbitaj per demokrata gazeto . . . 9 Varbitaj per afiŝoj (en kooperativoj, sportejoj ktp.), ne per afiŝoj sur afiŝkolonoj . . . . . . . . . . . 121 Varbitaj per sindikatoj, unuiĝestroj, paroladoj k de buŝo al buŝo . . . 111

La lab. esp. grupo (GLEA) malfermis siajn kursojn fine de septembro. En la tuta urbo oni aranĝis 7 kursojn kun partoprenantaro de 109 personoj. Krome funkcias 2 konstantaj esp. kursoj en MASCH (Marksista Laborista Lernejo); 1 por komencantoj, la alia por progresintoj kun meza kvanto da vizitantoj.

En Vegetara unuiĝo funkcias unu kurso por komencantoj (10 pers.) k 1 por progresintoj (10 p.). En 2 vilaĝoj proksime de Lajpcigo K-do Dietze (15 055) aranĝas 2 kursojn kun proks. 35 partoprenantoj.

La SEA-grupo baldaŭ aranĝos infankurson kun ĉ. 25 infanoj. La neŭtrala esp-grupo de Lajpcigo aranĝas infankursojn por 13–14-jaraĝaj infanoj. Anoncis sin 250 infanoj el 12 lernejoj.

La atentindan sukceson de la SEA-grupo ni sendube povas skribi al la kontoj de K-doj Lässig (17 313) k Loeffel (17 734), kiuj kapablis fari tre bonan poresperantan propagandon.

Observanto.

Pri korespondantoj kun sovetiaj Kamaradoj

Sekve de la samtitola artikolo en la n-o 395 ni ricevis la sekvantajn skribaĵojn:

„Foje mi sendis „S-ulo»n al USSR k ĝi estis ricevata bone de la tieaj K-doj. Tamen ĉie en Sov. esp-rondoj oni propagandas kontraŭ SAT, k mi skribis longajn leterojn al K-doj, kiuj ŝajne neniam legis nian ĵurnalon. Laŭ unu el miaj korespondantoj, Lanti estas pli perfida ol la „kristana» diablo. Mi estas subtenanto al la revolucio k estas al mi granda bedaŭro, ke la sovetiaj K-doj scias preskaŭ nenion pri la vera stato de aferoj ekstersovetiaj. Unu fakte skribis al mi, ke mi ne komprenas la signifon de la lab. movado en Britio — ĉar mi esprimis al li la opinion, ke la laboristaro en Anglio bedaŭrinde ne estas revoluciema!»

Varley (17 040).

*

„Mi priparolis la aferon kun kelkaj SAT-anoj; ili ne kontraŭparolis la eblon korespondi kun sovetiaj K-doj, sed ili faras tion per blankaj kovertoj. Ankaŭ estis K-do, kiu sendis rekomenditajn leterojn, sur kiuj troviĝis la nomo de SAT, sed li tute ne ricevis respondon. La unuan fojon li gajnis dudek kvin guldenojn, ĉar la poŝta direkcio pagas tiun sumon por perditaj rekomenditaj leteroj. La duan fojon la direkcio rifuzis pagi la sumon, ĉar ĝi ne povas esti responda pri rekomenditaj leteroj destinitaj por Sovetio.»

Fred. Ples (Amsterdam).

*

Ni ricevis ankaŭ aliajn leterojn el K-doj, kiuj sciigas pri la rimedoj, kiujn ili uzas por korespondi kun niaj sovetiaj amikoj. Kompreneble tiajn leterojn ni ne publikigas.

EN NIA MOVADO

KRONIKO

Ĉeĥoslovakio. La 9. okt. estis fondita en Aŭsig (Aussig a. E) la „Ĉeĥoslovaka Laborista Asocio Esp-ista» (ĈLAE). Aniĝi al la Asocio povas ĉiu lab. esp-isto, kiu estas ano de la socialdemokrata partio, de iu libertendenca sindikato aŭ kultura lab. organizo aŭ kiu ne kontraŭas la lab. movadon. Adreso de la sekretario: Tischer Fr., Aussig, Lange Gasse 38, Ĉeĥosl. — Germanio: Renkontiĝo de GLEA-distrikto „Orient-Saksio». Ĉ. 80 geesp-istoj kunvenis en la vilaĝo Steinigtwolmsdorf, apud la ĉeĥa limo. Publika vespero estis ĝenerale sufiĉe efika por la varbado. Ĉefan propagandvaloron havis la spektakloj de la Agitpropgrupo Dresden k parolado de K-do Müller (Dresden). Je 2.10. komenciĝis distr. konferenco. Unue K-do Haselof montris en sia raporto la kreskon de l’distrikto lastjare de 460 al 591 membroj. Tiu bonega rezulto montras, ke la taktiko de l’Orient-saksa LEA-distrikto estas ĝusta, nome ke ano de la distrikto povas ankaŭ esti ne-LEA-anoj. Per tio inter la grupoj regas pli da libero k harmonio ol ĉe deviga membreco al asocio. Kaj kiuj ekkonis la bonon de la organizo, tiuj memvole membriĝos k pli entuziasme batalos por ĝi. La LEA-estraro ja ne aprobas la strukturon de nia distrikto k eĉ jam provis forigi K-don H. de sia posteno, ĉar laŭŝajne li ne sufiĉe „komuniste» (?) agas, sed la distr. membraro plene konsentas tiun taktikon, kion la konferenco denove pruvis. K-do Ĉerper (Meissen) dum unu horo detalege raportis pri la IPE-kongreso en Berlin, kie denove la malnovaj insultoj k kalumnioj al SAT k ties gvidanto Lanti elmontriĝis. Poste K-do Pförtner (Sebnitz) koncize raportis pri la SAT-kongreso. Post la raportoj pri ambaŭ kongresoj estiĝis sufiĉe vigla diskutado, kiun partoprenis 13 Gek-doj k kiu montris malaprobon al la taktiko de l’IPE-anoj; nur du el la parolintoj provis pledi por IPE. Niaj K-doj do sufiĉe respondis al la atakoj kontraŭ SAT. Ĝenerale la konferenco montris, ke ne ĉiuj LEA-anoj plene konsentas kun la taktiko de la LEA-estraro.

6707.

EKSTER NIA MOVADO

La Flandra Ligo Esperantista sukcesis interesi pri esp-o la Flandran Turistan Asocion (125 000 m.), kiu presas en sia bulteno esp. kurson. Sekve de tiu propagando en div. lokoj estas malfermitaj kursoj sub la aŭspicioj de tiu Asocio.

La Norvega Esp-ista Ligo aranĝis kurson en Hamar (gvidas d-ro Fiŝer) kun 100 p., en Oslo (70 p.), Lilleström (25 p.) — gvidas H. Seppik el Estonio; en Trondheim k Lillehammer kursoj de d-ro Fiŝer.

En Kiev (Sovetio) okazis peresp-a Ekspozicio de „Oomoto» (religia movado), kiun vizitis (laŭ foto enpresita en la nov. n-o de „Oomoto Internacia») eĉ lernejaj infanoj . . .

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Esperantlingva Novelbiblioteko, redaktata de Leono Vienano, n-o 4. Eldonejo: N. Szapiro, Warszawa, Novolipki 8. Form. 19 × 13; 32 paĝoj. Prezo: 0.45 sv. fk.

Ĉi tiu kvara numero de la Novelbiblioteko enhavas du ĉarmajn noveletojn: Fraŭlino Ida k La Vojo malsupren. La unua rakontas pri bela, juna instruistino, kiu pasie amas sinjoron Jovanoviĉ, la bienadministranton; ĉi tiu volonte ŝin edzinigus, sed ŝi ne estas sufiĉe bonhava. Nu, iun tagon, jen la juna Ida fariĝas subite riĉa per la morto de sia onklo, de kiu ŝi heredas 70 mil florenojn, k tiam ŝi ankaŭ subite ĉesas ami la monavidan administranton.

La Vojo malsupren montras al ni, kiel iu junedzino, pro amo al la lukso, falas iom post iom en mizeron k kiel ŝi fine, pro malsato, sin prostituas kun la konsento de sia kompatinda edzo.

Kvankam moraligemaj, ambaŭ noveloj estas tre legindaj; la stilo estas simpla, flua, tre korekta, pro kio ni devas nepre laŭdi la tradukinton.

H. B. (L. K.)

Novikov-Priboj: La submarinistoj. Trad. E. Blinov. Ekrelo, Leipzig. 1932. — 115 paĝoj. Form. 11½ × 16. Prezo: 1.20 mk.g.

Personajn memorojn pri la marista vivo dum la mondmilito la aŭtoro plektas en romanforman priskribon, en kiu iafoje estas reliefigita la sensencaĵo de la buĉado. La stilo estas ne ĉiam facile digestebla; precipe la kruda lingvaĵo de l’ dialogo ne estas libera de rusismoj. Tio estas cetere iel pardonebla, ĉar la traduko devas ja respeguli fidele la atmosferon de l’ originalo; sed ne pardonebla estas la konstanta malkorekta uzado de la artikolo „la» tie, kie ĝi ne devus esti aplikata! Estas ankaŭ kelkaj aliaj stultaĵoj: „gidroplano» (anst. hidroplano), pompo (en la senco de pumpilo!), libro arestita (anst.: konfiskita!), k neklarigitaj neologismoj.

N. B.

Totsche Ludoviko, De Paĝo al Paĝo. Literaturaj profiloj. Eld. Literatura Mondo, Budapest. 1932. — 120 paĝoj. Form. 15½ × 20. Prezo: 0.50 dol., bind. 0.80 dol. Literaturaj kritikoj pri diversaj nuntempaj esperantaj aŭtoroj.

Ŝlosilo de Esp-o por araba lingvo. 75 pĝ. Form. 8×11 cm. Eld. Fahim Harfouche, 33, Eugenie St., Port Said. Prezo: 20 milimoj aŭ –/5 aŭ egalvaloro.

— página 10 —

Ludv. Puff: La moderna Esperanto-kurso. Eld. Socialista Esp. Asocio por la germanl. regionoj, Frankfurt-M. 21. — 112 pĝ. Form. 12×17 cm. Prezo ne indikita.

Se oni konsideras, ke tiu ĉi libro ĉefe volas esti gvidilo por kursgvidantoj, oni povas konsenti pri ĝia aranĝo. Ĝi ja instruas, kion instruanto laŭ rekta metodo devas fari: prezenti al la lernantoj vortmaterialon pri konkretaĵoj (por instrui perbilde k perobjekte); per demandado paroligi ilin; per formado de kompletaj frazoj kutimigi al esperanta vortordo, samtempe ripetante la lernitaĵon. Ankaŭ en rektmetoda kurso la lernanto ja ne povas kontentiĝi pri nuraj krajonaj notoj, sed deziras presitan gvidilon k memorigilon.

La sekvantaj malkorektaĵoj devus esti korektataj en dua eldono: p. 9, deskribi (devas esti: kopii aŭ transskribi); p. 36, iri en liton (d. e.: enlitiĝi); p. 55, banas (d. e.: banas sin); p. 66, 67, 70, majstro (d. e.: mastro); p. 69, kvankam kio (d. e.: malgraŭ kio); p. 71, karesi kun (d. e. karesi la . . n); p. 82. la „Senn. Asocio Tutm.» (d. e. sen la artikolo).

N. B.

RADIO-PROGRAMO:

17. novembro: 19.30–20.00 Ljubljana, 576 m — leterkesto en esp-o k a. lingvoj. 21.20–21.40: Kaunas, 1935 m, parolado. 22.00–22.30 Minsk, 700 m. — Nova vilaĝo. (samhore: la 20. 11. pri nacipolitiko en BSSR; la 23. k 26. 11.) 22.20–22.30: Breslau/Glajvic — Esp-o por laboristoj.

18. novembro: 23.15–23.30: Lisboa CTIAA, 31.25 m — informoj.

19. novembro: 18.30–18.45: Zagreb, 307,1 m — Esp-o k praktiko. 21.20–21.30: Lyon-la-Doua — Estonta homo (la 26. 11. la sekvo).

27. novembro: 18.00–18.30: Tallinn, 298 m, Tartu — Estona agrikulturo (prof. Kopp).

NIA POŜTO

16 652. — Via materialo estos uzata.

10 662. — La 2 noveloj estas uzindaj en „LNE»; ni uzos laŭeble en iu el la venontaj kajeroj.

Atentu!

La Soc. Sekcio de Lajpcigo-Oriento aranĝos la 16-an de dec. 1932 letervesperon. Bv. sendi L, PI, gaz., ktp el ĉ. landoj. Resp. nepre gar. — Kolektiva koresp-ado dezirata. Adr.: K-do Werner Hönemann, Wurzner Str. 148, LEIPZIG O 5, (Germ.)

MEMORNOTO

Represis el „S-ulo»:

De Fakkel, Amsterdam, 18. 10. (unua somerlern. en Hisp.); Der Funke, Berlin, 2. 11. (Esperanto — la unua lingvo en A.B.F.).

Prisper. artik. k notojn enhavis:

L’Effort, Lyon, 1. 10., Le Contre-Poison, St. Céré, okt., ITF-Bulteno, okt., Arbetaren, Stokh., 17. 10. (rubr.), De Fakkel, Amsterd., 22. 10., 29. 10. (rubr.), Signalen, Stokh., 27. 10., Münchener Post, 4., 7., 17., 18. 10., Fränk. Volktrib., Bayreuth, 5., 15., 24. 8., 5., 6. 9., 11., 17. 10., Tourisme, Antverp., n-o 9, Unidade, Lisbono, 5. 10., Der Funke, 5. 11.

Pri la SAT-Kongreso raportis:

Signalen, Stokh., 20. 10.

Peresper. materialon enpresis:

Aufstieg, Stuttgart, nov.

Tarifo de SAT

Kotizo por:

Lando a) aktiva b) aspiranta c) subtenanta Aliĝmono al SAT Abono al: Sennaciulo Abono al: „LNE»
Argentino, pes. 6.50 2.– –.50 6.– 2.–
Aŭstrio, ŝil. 13.– 3.– –.50 12.– 4.–
Belgio, belg. 13.– 3.– –.50 12.– 3.–
Britio, ŝil. 10.– 3.– –.50 9.– 3.–
Ĉeĥoslovakio, kr. 60.– 15.– 3.– 55.– 20.–
Danio, kr. 10.– 2.– –.50 8.– 3.–
Estonio, kr. 8.– 1.50 –.25 7.– 2.50
Finlando, mk. 85.– 18.– 4.– 80.– 25.–
Francio, fr. 40.– 12.– 2.50 35.– 15.–
Germanio, mk. 8.– 2.– –.50 7.– 2.50
Hispanio, pes. 15.– 5.– 1.– 13.– 7.–
Hungario, peng. 10.– 2.– –.50 8.– 4.–
Jugoslavio, din. 110.– 25.– 6.– 100.– 40.–
Latvio, lat. 10.– 2.– –.50 8.– 3.–
Litovio, lid. 18.– 4.– 1.– 15.– 6.–
Nederlando, guld. 5.– 1.50 –.30 4.– 2.–
Norvegio, kr. 10.– 2.– –.50 8.– 3.–
Polio, zlot. 15.– 3.– –.80 12.– 5.–
Portugalio, esk. 45.– 10.– 2.– 40.– 12.–
Svedio, kr. 10.– 2.50 –.50 8.– 3.50
Svisio, fr. 10.– 2.50 –.50 8.– 3.50
Usono, dol. 2.50 1.– –.25 2.– 1.–

Ĉiuj ne cititaj landoj pagu laŭ la tarifo por Francio.

Rimarkigoj:

Ĉiu aktiva membro rajtas pagi sian kotizon al SAT per kvaronjaraj partopagoj. Tiucele SAT eldonis por 1932 apartajn kvitancmarkojn. En la jara kotizo de aktiva membro estas entenata la abono al Sennaciulo. Tamen nur tiu rajtas ricevi la Jarlibron, kiu komplete pagis sian aktivan kotizon.

La jara kotizo de b) k c)-kategorioj estas pagenda per unu fojo.

Ĉiu novaliĝanto nepre devas pagi la aliĝmonon al la Asocio, por kiu ni liveras apartan kvitancmarkon. Malnovaj membroj, kiuj intermitis la membrecon dum unu jaro, same devas pagi la aliĝmonon, tamen en tiu okazo ili ricevas siajn malnovajn matrikulojn.

[REKLAMO p.10] Ĉu vi konas la verkon de LEONARD NELSON la plej eminenta filozofo moderna? Li ne nur rekondukis la filozofion el la sfero de fantazio al severe scienca fundamento, sed ankaŭ donis al la klasbatalo novan firman sciencan fundamenton per la filozofio de l’ Rajto. Skizon pri lia verko donas al vi la nova numero 16, okt.-dec. de ISK. Mendu ĉe IVA-komandito Berlin S 14, Inselstrasse 8a. Prezo: -.25 mk. g. aŭ internacia respondkupono por numero, inkl. afr.

KORESPONDADO

Unu enpreso, simpla trilinia anonceto kostas 0,80 mk. g., ĉiu plia linio 0,50 mk. g. — Grandaj anoncoj kun kadro: po kv. cm. kostas 0,20 mk. g.

ĈEĤOSLOVAKIO

Lab. Esp. Grupo koresp. kêl, L, PI, pri ĉt., indiv. k kolekt. Resp. gar. Adresu: K-do Jos. Bergmann, Reinowitz 226. (ap. Gablonc a. N.).

K-do Valenta Karlo, (20 j.), Nyrany 330 ap. Plzen, koresp. kêl.

DANIO

K-do Johannes Elneff, Absalonsgade 44/II., Odense, kêl, pri ĉ. temoj.

FINLANDO

Proletoj helpemaj en tutmondo! — Multaj el miaj K-doj, kiuj pro sia pol. agado restadas en malliberejo volus entusiasme pli perfektiĝi. Bv. pere de mi sendi esp. gaz., lernolibrojn ktp. Adr.: Paŭlo Balto, Kauppapuist 23, Vaasa.

FRANCIO

Junulo dez. kor kêl. pri ĉt. Adr.: Pagés, Plaissan, Hérault.

GERMANIO

Kelkaj Wuppertal-anoj koresp. kêl, prefere kun Belgio k Nordfrancio. Skribu al: K-do Karl Gruber, Wilhelm Rabe Weg 34, Wuppertal-E.

NEDERLANDO

Rotterdama Rondeto koresp. kêl, pri ĉ. temoj. Resp. garantiata. Adr.: M. Gerritsen, Kegelstr. 22-a, Rotterdam.

Adresŝanĝo. — Korespondantoj atentu, ke mia adreso ŝanĝis. Ĝi nun estas: M. Demmenie, 3-e Oosterparkstr. 17/III., Amsterdam (O).

PORTUGALIO

K-dino Blandina Vinagre (naturistino), R. S. Bento 238 — 4°, Lisboa, kun eksterl. K-doj pri ĉt., escepte politiko k religio.

SOVETIO

K-do Turĉenko I., Hutor Meĵevoj hoz., Kolĥoz imeni Ŝevĉenko, kor. kêl. pri ĉt. Rykovo, Donbass.

K-do M. Vinogradov, Sorokina str. 19, Kalinin 2, Moksv. obl., dez. seriozan korespadon kêl pri lab. movado, politikaj k kulturaj temoj.

Gek-doj Vera k Jurij Weinbaum, stud. konstruinst., stenogr., Engelsstr. 10, Baku, kêl.

SVEDIO

Gek-doj, skribu al ni, vi certe ricevos resp. Ni priskribas prol. k. a. temojn. L, PI, kêl. Adr.: Ivar Eriksson, Torshälla 71.

Ni aranĝos la 3. 12. letervesperon k ekspozicion. Bv. alsendi PK k div. materialo. Ni certe resp. Adr.: Esperanto-Klubo, Hilding Sundberg, Rösgatan 23, Amal.

Nia klubo aranĝos letervesperon, la 27. 11. Bv. sendi L, PK el ĉ. landoj. Resp. garantiata. Adr.: Esperanto-Klubo, Gumhojden.

ENHAVO

paĝo
La nuna stato de l’Japanaj kamparaninoj 19–20
Epedemio de konferencoj 20
Faŝistaj provokoj en Vieno 20–21
Letero el Norda Afriko 21–22
Nombroj parolas 22
La mizero de l’senlaboruloj en Germanio 22–23
Spertoj de patro, 23
Pedagogia paĝo 24
Tra Esperantio 25–28

Presejo Oscar Wettig, Gelnhausen (Germanio)

N.º 398, 1 de diciembre de 1932

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

[BILDO p.1 | 33,1,92,12] La emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» antaŭ terglobo kun desegnitaj kontinentoj.

9-a JARO, N-o 398 — LEIPZIG, 1./12. 1932

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

APERAS dusemajne | REDAKTEJO: 14, av. de Corbéra, Paris 12e. – GVIDANTO: E. Lanti. – SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. – ADMINISTREJO: R. Lehner, Kolmstr. 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS dusemajne

KIEL ASPEKTAS LA MORGAŬA AERMILITO?

Jam preskaŭ dekkvin jaroj pasis depost la lasta mondmilito. Dekkvin jaroj da maltrankvilo k malfido — sed ankaŭ dekkvin jaroj da teknika progreso en ĉiuj landoj. Dum tiu ĉi tempo multaj maŝinoj estas konstruitaj, okazis multaj ĥemiaj eksperimentoj — pacaj produktoj de scienco el tempo, kiu ne estis plena je ekscito k danĝero. Tiu ĉi „progreso de la scienco“ tamen povas facile esti ŝanĝata en la plej teruran armilon, kiu iam estos je la dispono de la homaro. Tial jam ofte estas atentigate pri la fakto, kiel multe pli terura estos nova milito, superante la lastan militon laŭ grado de neniigo k detruo.

Inter 1914 k 1918 la aermilito formis nur etan parton de la ĝenerala batalo, sed hodiaŭ la situacio estas tute alia. Oni ne nur povus militi je la plena 100 % en la aero, sed oni eĉ en okazo de milito precipe devas apliki tian militmetodon, ĉar sur la tero ne ekzistas militilo, kiu eĉ parte povas atingi la detrupovon de moderne ekipita aermaŝinego kun ĝiaj venengaso k bomboj. Oni dum la lastaj jaroj multfoje klopodis solvi la problemojn de sindefendo kontraŭ gasatakoj, oni klopodis trovi praktikajn defendrimedojn kontraŭ aeratakoj. Sed ĉiuj projektoj tiucelaj montriĝis utopiaj.

Oni prenu kiel ekzemplon nur la gigantan Do X, de kies tipo ekzistas tri ekzempleroj; unu posedas Germanio k du apartenas al Italio. La germana Do X servas la trafikon, la du italaj maŝinoj servas nur por militaj celoj. Kion ĉi tio signifas, iĝas klara, se oni precize imagas la dimension de tiuj ĉi aviadiloj:

Tia maŝino havas longon de 40 metroj, enverguron de 50 metroj, alton de 9 metroj k ŝarĝokapablon de 52 tunoj; en sia korpo ĝi povas enhavi 19 personojn, el kiuj nur 5 estas bezonataj por la direktado k motorfunkciigado de la maŝino, dum la 14 aliaj sin povas okupi pri la elĵetado de bomboj k la pafado per la maŝinpafiloj. Pripensante, ke la motortirforto estas 7200 ĉevalpovoj k la ŝarĝopovo krom la ekipo de la maŝino mem 15

[BILDO p.1 | 32,47,66,74] Desegnaĵo: soldatoj en tranĉeo dum gasatako; unu staras kun levita brako, alia kuŝas sur la tero, fumo kaj ombroj ĉirkaŭe.

La gas-atako.

mil kilogramoj, oni ne bezonas grandan fantazion por imagi, kiel rapidege tia detruilo povas rondiri siajn mortigajn cirklojn super fabrikoj k urboj.

Se 10 el tiaj maŝinoj estus aranĝataj por venengasbatalo, tiam estus eble gasumi metropolon de 50 mil kv. km. da areo tiel radikale, ke ne restus ia vivanta estaĵo.

Se oni ŝarĝus ilin per brulbomboj, tiam dum unu flugveturo oni povas kaŭzi brulojn sur 5000 lokoj. Ĉio ĉi en normalaj cirkonstancoj k ĉe normala bombokapablo, . . . tamen intertempe estas konstruataj bomboj, kies eksplodpovo neimageble superas ĉiujn ĝis nun normalajn limojn. Memorante, ke bombo 100-kilograma radikale detruas domon kvaretaĝan, estas klare, ke bombo inter 500 k 1000 kg povas detrui tutan kvartalon, eĉ se ĝi ne falas meze en la kvartalon mem. Nur la aerdispremiĝo pro tiuj ĉi grandaj bomboj povas havi nepriskribeblajn sekvojn. Tio ankaŭ havas sian kaŭzon, ĉar la modernaj maŝinoj povas flugi en alto de 6 aŭ 7000 metroj, kio nature ege grandigas la falrapidon.

Se tiuj ĉi bombĵetuloj atakas amase, (dum la italaj aermanovroj, antaŭ kelka tempo, aeratako estis aranĝita super Milano kiel celo, per 400 maŝinoj), tiam oni ne povas imagi la detrupovon de la kunporteblaj bomboj, kiuj povas havi suman ŝarĝon de 100 mil kg. Singarda k malalta takso montras al ni, ke la rezulto de „brisant“-bomboj estas pli ol 30 mil bruloj, kio praktike signifas absolutan detruon al la plej granda urbego.

Same senhelpa estas la popolo kontraŭ ĉiu granda gasatako. Kion signifas la gasmaskoj? Kion signifas kaŝejoj en ĉiuj urbkvartaloj kontraŭ gasatakoj, kiam estas minaco kontraŭ milionoj? Kion signifas ĉio, se estas uzataj gas-, brul- k eksplod-bomboj samtempe? Eksplodbomboj, kiuj detruas la plej fortikajn kovraĵojn de la kaŝejoj, dum la peza venengaso trapenetras en ĉiun angulon ŝanĝante tiele la kaŝejon en amastombon.

Fine oni ne plu bezonas montri la uzeblon por soldat-transportoj de tiaj gigantaj maŝinoj, kiaj la tri Do X-oj.

Anglio jam havas spertojn tiurilate per la koloniaj ribeloj en Hindio, Cipro k Sudano.

Estis angla ministro de aertrafiko, kiu antaŭ nelonge konvinkite deklar-

— página 2 —

30 — SENNACIULO

is, ke kontraŭ atako de grandaj modernaj aviadiloj la urbo Londono ne povas esti defendata!

Vitoro Ŝvajcer (Schweizer). Tradukis A. E. (15 700).

Marista vivo

Ofte oni petas nin maristojn rakonti aŭ skribi ion ajn pri la vivo sur la ŝipoj. Estas preskaŭ ĉiam malgajige, iafoje eĉ tede skribi regule al familianoj aŭ geparencoj. La vivo de la maristo estas tute alia ol tiu de laboristo laboranta en fabriko. Iomete da fizika energio k iomete da penskapablo, jen kion bezonas la maristo. Kaj estas fatala vero, ke la maristo ne havas eblon fari liberan elekton rilate siajn amikojn. Estas nur hazardo, se grupeto da konatoj estas kune sur sama ŝipo. Sed multfoje disigas la baborda k la dekstraflanka gardodeĵoro la konatojn. Kaj tiam la rilatoj kun la aliaj tre ofte ŝiriĝas, k oni ligas rilatojn kun tiuj, kiuj samhore gardostaras.

Dum kvarsemajna marvojaĝo mi renkontis inter la ŝipanoj iujn, kiuj parolis nur pri la plej necesaj aferoj. Tiu kazo ne estas escepto, k malofte okazas, ke inter du ŝipanoj kreskas vera amikeco. La plej ofte tiel nomata amikeco baziĝas sur komunaj interesoj pri drinkaĵo k virinoj. Malofte ankaŭ rilate sporton. Eble la laboro de maristo estas iom malpli senspiritiga ol tiu de fabriklaboristo, sed estas fakto, ke li ne ĉion povas akiri k tio efikas, ke li multe pli bezonas por plenigi la vivon. Kaj tio, kion li bezonas, ne estas donata al li. Tio cetere lasas tute indiferenta lian labordonanton, kiu nur bezonas la laboriston, la sklavon, k ne la homon. Ne unu fabriko foruzas la vivon de l’ laboristoj tiom, kiom ŝipo, disponanta suverene pri la vivo de la ŝipano. Kiam fajfilo kriegas, la fabriko ĉu enfermas la sklavojn, ĉu liberigas ilin . . . sed la marŝipo dum semajnoj, eĉ monatoj tenas siajn sklavojn kiel en malliberejo.

Kaj tiam oni sciu, kiajn laborojn ili devas fari. Sur komercaj marŝipoj (escepte la novaj el Sovetio) oni rimarkas nur ejojn por manĝi k dormi, k ĉi tiuj estas ofte tre maloportunaj. Sed kiu dubas pri ilia bonkvalito, tiu nur rigardu al atesto disdonita de inspektisto de marveturado, sur kiu estas skribite, ke li „esploris la ejojn k trovis ilin en bonordo . . . je la nomo de la reĝino“. Ekzistas nur tiuj mizeraj loĝejoj k nenie estas alia loko, kie oni povus legi aŭ skribi trankvile. Sur la ŝipo estas signal- k ricev-aparato, per kiu oni povus aŭdigi kelkfoje bonan muzikon. Nenio simila. Sur pasaĝerŝipoj estas orkestro, kiu ne havas la permeson amuzi la ŝipanojn; iafoje okazas filmprezento, sed denove la ŝipanoj ne rajtas ĉeesti. El ĉi tiuj oni postulas nur, ke ili laboru, k nenio alia estas donata ol loko por dormi k iom da manĝaĵo.

Sed la nutraĵo ne estas perfekta. Vespere sur la pasaĝerŝipoj de Roterdama Lojdo (Lloyd) oni venigas manĝorestaĵojn de 1-a k 2a-klasaj pasaĝeroj. Tiumomente la ŝipanoj interbatalas por akiri iom. Sed ĝis nun ne ankoraŭ unu ekintencis ofende ĵetegi la manĝorestaĵojn en unuaklasan ejon. Eĉ unu diris: „El mia taga porcio mi nenion manĝas, mi nur vivas per tio, kion mi povas akiri el la restaĵoj.“ Tiel bongusta estas tio, kion oni manĝas da restaĵoj, k kompare tiel malbona la taga porcio, ke oni bezonas restaĵojn.

Flegado de malsanuloj.

Sur ĉiu ŝipo estas ejo nomata malsanulejo. Sed tre ofte ĉi tiu ne estas uzebla pro tio, ke oni uzas ĝin por ĵeti tien rubaĵojn. Oni povas vidi la malsanajn ŝipanojn flegatajn en tia aĉa loko (se ĝi ne estas tute plenigita per rubo). En aprilo 1932 alvenis Roterdamon marŝipo de Roterdama Lojdo, kies malsanulejoj estis plenigitaj per sakoj da pipro. Dum tiu vojaĝo unu grave malsana ŝipano devis dormi en varmega ejo. Kaj ŝipano, kiu ŝmiras per oleo la maŝinojn, havanta anginon, devis kraĉi siajn mukon k sangon en sitelon starantan antaŭ dormejo de K-do, dum ok aliaj ŝipanoj agrable amuzis sin per fumado, manĝado aŭ per ludkartoj.

La unua direktilisto plenumas la funkcion de kuracisto; li en preskaŭ ĉiuj okazoj partoprenis studrondon, en kiu oni instruas ĉirkaŭvolvi bandaĝon. Sed kelkaj el ili preskaŭ ekskluzive donas al malsanuloj kininon aŭ aliajn kontraŭfebrajn pilolojn. Mi konas direktilistojn, kiuj kuracis lumbagon (lumbdoloron) per piloloj destinitaj por iu infekta malsano. Kuracisto estas sur la ŝipo nur, kiam ĉi tiu transportas ioman nombron da pasaĝeroj (la nombro estas kode fiksita), sed por la ŝipanoj tia ne estas necesa . . .

Tiel pasas proksimume la ŝipana vivo sur maro: ili laboras sian labortagon 10-horan. Se ili gardostaras, ili laboras 12 horojn; dum la cetera tempo ili dormas aŭ vagas sur la ŝipo. Kaj alveninte en plej proksiman havenon, oni ofte amuziĝas en ejoj ktp., kiuj poste malutilon rezultigas por la sano.

Kion faras la marista fako de I.T.F. (Transportlab. Internacio)? Ĝi donas al kelkaj membroj librokeston, sed la plimulto el tiuj libroj ne estas legindaj k nur destinitaj por maristoj. Notinde, sed bedaŭrinde estas, ke sur la nederlandaj marŝipoj tiuj, kiujn oni elektu kiel fidindajn organizitajn personojn, estas la plej netolereblaj maristoj: la membroj de I.T.F. (marista fako).

En vagonaro iu rakontis al mi, kion li faris por maristoj en havenurbo, kiun mi bone konas. Mi miris, ke mi neniam renkontis tiun personon. Sed tio ne estis mirinda: se mi estus ano de Bontemplana ordeno, li certe ankaŭ estus vizitinta min. Same estas pri personoj de l’kristanaj misioj, kiuj vizitas ĉiujn ŝipojn k eldiras mision pri humilo, obeemo kc., profite por la entreprenisto.

Estas ankoraŭ unu grava afero, k tio estas esperanto, kiu havas por ni ŝipanoj grandan signifon. Pli ol aliaj ni tuj rimarkas ĝian grandan utilon. En havenurboj ĝi donas al ni tion, kion ni ne ĉiam havas dum marvojaĝo: amikecon, solidaron.

Maristo el Holando.

LA 400-a N-RO de „S-ULO“

aperos kiel speciala varbnumero kun enhavo, rilatanta preskaŭ tute al nia movado! Tiu jubilea n-ro ampleksos 16 paĝojn, estos d u k o l o r a, i l u s t r i t a, sekve pro sia bela aspekto f a c i l e disvastigebla.

NI ALVOKAS

al la grupestraroj k ĉiuj aktivaj K-doj, ke ili aranĝu ĉe la fino de januaro aŭ komenco de februaro (konsiderante la aperdaton de tiu n-ro: mezjanuare) en ĉiuj lokoj de la mondo, kien penetris la esperanta lingvo, grandajn varbvesperojn, dediĉotajn ekskluzive al la propagando por SAT k ĝiaj organoj. T i e o n i d i s v e n d u l a 4 0 0 – a n n – r o n d e „S – u l o“!

JAM NUN

priparolu k organizu la aferon en viaj rondoj, starigu programojn, rekrutu varbemulojn k gazet-vendontojn k faru vian antaŭmendon (kun pago) al la Administranto en Lajpcig!

Kosto de la n-ro: 1 ekz. 0.30 mk. g., 5 ekz. 1.— mk. g., 10 ekz. 1.80 mk. g., 20 ekz. 3.30 mk. g., (ĉiu plia deko: 1.50 mk. g.)

EKAGU, GEK-DOJ! Veku la indiferentiĝintojn k hezitantojn! Ili ĉiuj fariĝu SAT-anoj, legantoj de „S-ulo“! La 400-a n-ro estu la veksignalo!

— página 3 —

SENNACIULO — 31

Letero el Maroko

Dezirante forlasi la depost kelkaj jaroj tro pluveman nordfrancian regionon, mia kunulino k mi, ni decidis iri al Maroko, lando ĝuanta — oni diras — tre agrablan k ne tro varman veteron.

Ni do iun tagon ekveturis al la sunlando tra Hispanio. Tial ke mia kunulino k mi ambaŭ laboras, estas seninfanaj, ne vizitas teatrojn nek vetludas, unuvorte, ĉar ni estas ŝparemaj, ni sukcesis aĉeti aŭtomobilon: tial ni vojaĝas ne uzante fervojon.

Trapasante Hispanion, de nordo ĝis sudo [ni estis surŝipe de Alĝeziras (Algésiras) ĝis Tanĝe (Tanger)], ni estis malbone impresataj de stranga fakto: la konsiderinda nombro da almozpetantoj! Tiel longe, kiam ni laŭiris la stratojn, neniu almozulo proksimiĝis al ni, sed tuj kiam ni haltis, ni estis „sieĝataj“ de tia(j). Ni konstatis tion ĉie, precipe en Madrido. Estas vere, ke en ĉiuj kapitalistaj landoj estas pli malpli da tiaj mizeruloj: tiu hontindaĵo certe ne ekzistos en socialisma socio.

Alvenante ĉe Maroko, mi estis okulfrapata de la ruĝo de l’ tero k de la atentinda kvanto da azenoj laŭirantaj la vojojn k plenigantaj la urbajn stratojn — tiujn azenojn ĝenerale surrajdas araboj.

Ĝis tiam mi estis vidinta kamelojn nur en zoologia ĝardeno: tial plej impresite mi admiradis la beston, kies kvazaŭcigna kolo estas tiel delikate gracia. Oni diras, ke la kamelo estas la „ŝipo de la dezerto“.

Alia strangaĵo tre mirigas novalveninton: ĝi estas la vualitaj virinoj. Kia revolucio liberigos tiujn virinajn vizaĝojn? Rigardante la vestojn (ĉar oni ne vidas la vizaĝon!) de tiuj kompatindulinoj, oni ne povas sin deteni koleri kontraŭ la viran kruelon, kaŭzanta k daŭriganta tian kriman kutimon: devigi la virinon kaŝi la vizaĝon! Dume oni legas iafoje en libroj, ke la homo estas saĝa estaĵo! . . .

Kvankam lando antaŭ nelonge „ekcivilizita“, Maroko posedas vojojn pli komforte surveturreblajn, ol ili estas en la plejparto el la eŭropaj landoj. Ĉiuflanke de la vojo estas irejo por la ŝarĝobestoj (kameloj k azenoj): tiu aranĝo estas tre oportuna k tiom pli racia, ke ĝi estas sendanĝeriga, samtempe por la bestoj, kiel por la vojuzantoj.

Gravan k alte takseblan fakton de progreso mi konstatis: neniu el la ĉefaj vojoj kruciĝas kun fervojo. Sekve akcidentoj ne estas okazigeblaj inter trajnoj k aliaj survojaj veturiloj: la maljuna Eŭropo imitu tion! . . .

Kazablanka! (Casablanca). Jen — almenaŭ por nun — atingita la celo de nia vojaĝo. La urbo estas tute nova k moderne konstruita. T. e. ke la domoj konsistas el grandegaj kuboj el fercemento, kies koloro estas dubeflava. La domoj estas 2—6-etaĝaj — oni nun ekkonstruas kelkajn 10—12-etaĝajn. En ĉiu domo estas instalita ĉia moderna komfortaĵo. Magazenoj k butikoj estas tiel luksaj, kiel ili estas en eŭropaj ĉefurboj.

Ĉe la stratkruciĝoj staras policano, kies brakoj estas duone vestitaj per longaj k larĝaj gantoj blankaj, tre videblaj de malproksime; la kapvesto ankaŭ estas blanka. Per patosaj gestoj tiu policano ordigas ĉies surstratan iradon: mi konfesu, ke ĝenerale dum la deĵoro la policano ne povas . . . dormi!

Same kiel ĉiu maroka urbo, Kazablanka konsistas el du partoj: la eŭropa k la indiĝena — araba k hebrea. La eŭropa urbo enhavas 60 mil loĝantojn k la indiĝena 106 mil. La 60 mil eŭropanoj loĝas en spaco dudekoble pli vasta, ol la spaco enloĝata de la 106 mil indiĝenoj! Tio signifas, ke tiu popolamaso vivadas laŭ kondiĉoj treege malhigienaj. (Mi aŭdis, ke la vivkondiĉoj de la tieuloj jam tre pliboniĝis, sed restas multo por fari.)

Tiuj indiĝenoj plenigas la stratojn de la eŭropa urbo k tie serĉas iun plenumotan laboron. Multaj el ili estas surstrataj vendistoj k uzas azenojn kiel komercaĵ-portilon. Kiel okazas en ĉiu nordafrika urbo, estas ĉi tie amaso da 8—12-jaraj buboj, kies metio estas botociristo. La tutan tagon en la tuta urbo oni aŭdas senĉesajn ekkriojn de la stratvendistoj: tiu „muziko“ estas tre stranga, sed ne tre orelplaĉa.

Multaj hebreoj k araboj havas butikon, sed la ĉefaj magazenoj, hoteloj, kafejoj, fabrikoj ktp. apartenas al eŭropanoj — precipe francoj.

Fakto bone montranta, ke ni estas en urbo „civilizita“, estas, ke tie estas multe da kafejoj, dancejoj k ĉiaspecaj amuzejoj. Krome estas multego da sportejoj. Ĉi tie pli ol ie ajn „sporto“ estas kredeble la ĉefa popola stultigilo. La ĉiutagaj gazetoj estas plenaj je sportaj protokoloj, raportoj k informoj. Mi opinias, ke la ĉi tiea junularo pli sportas ol pensas.

La virinoj estas vizaĝokoloritaj, kiel „decas“, k havas ŝuojn, kies kalkanumoj estas bastonformaj; iliaj brakoj estas „ornamitaj“ per ampleksa nombro da braceletoj. La viroj estas vizaĝorazitaj, ĝenerale senĉapelaj (precipe la junaj) k havas glatigitajn harojn: la malsupro de ilia pantalono estas „ornamita“ per laŭmoda faldo. Por „kroni“ la tuton, mi notu, ke Ĝia Moŝto Jo-Jo majeste regas en preskaŭ ĉiuj junulaj manoj . . .

Konsiderinte la ĉi tiean socion, konsistantan el du malsamaj civilizoj dense apudestantaj, sed nemiksiĝantaj, mi demandis min, ĉu estas profitige al la indiĝenoj, ke la eŭropanoj perforte invadis la landon? El miaj ĝisnunaj informoj rezultas, ke nuntempe la kompatindaj ĉi-tieuloj estas treege ekspluatataj de la eŭropanoj. Sed dum la tempo, kiam regis la t. n. „kaid“oj, la popola ekspluatado estis ankoraŭ pli akra, pli kruda, pli sovaĝa. Antaŭe araba proleto estis tute senpotenca antaŭ la „kaid“o, kiu „rajtis“ postuli ion ajn el siaj subuloj. Nun la indiĝenoj ĝuas iometan liberon por labori, komerci aŭ eĉ aĉeti biciklon k estas iom „ŝirmataj“ de la leĝaro.

Aliparte, antaŭe en la lando senĉese militetoj estis okazantaj inter la nemultaj land-posedantoj, k neniu sentis sin tute en sendanĝereco. De kiam la francoj venis en Marokon, regas sendanĝereco por ĉiuj. Sed la ĉi tieaj riĉuloj tre koleras kontraŭ la eŭropa invado. Ili ja ne plu povas tiel facile, libere k senpune premegi la marokanojn.

Kompreneble restas multo por fari, ĝis niaj arabaj fratoj estos samliberaj, kiaj ni estas, sed estas tamen feliĉo povi konstati, ke la nuna reĝimo malfeliĉigis la riĉulojn k iomete plibonstatigis la mizerulojn. Fojon plie tio montras, ke naciaj mastroj povas esti pli malbonaj, pli detruendaj ol iafoje alinaciaj.

Pli poste mi skribos pri laborista vivo en Maroko.

55.

POR NIA MEDITO.

„La meksikiaj laboristoj havis la feliĉon, ke la revolucio ne antaŭtempe estis ĉesigata pro la „intereso de popola bonfarto“. Ili havis la grandan, tre maloftan feliĉon, ke mankis al ili gvidantoj k oficistoj, kiuj volis savi siajn burĝajn interesojn. Ili ne havis gvidantojn, nek oficistojn, nek konsilistojn. Tial la revolucio disvastiĝis ĝis plena elĉerpiĝo. Kaj kiam neniu al tiu ŝtato estis pruntedoninta eĉ nur unu dolaron aŭ liverinta keston da kartoĉoj sen antaŭa pago en oro, — tiam la laboristoj estis supre kun sia radikala programo . . .“

„Ĝis hodiaŭ la homaro nenion lernis el la historio. Antaŭ dumil jaroj saĝaj Romanoj skribis belegajn vortojn pri la stulto de la militoj. Neniu povas diri ion pli bonan pri tiu temo. Sed la efiko? Ŝajnas, ke ĉiuj esploroj pri la kultura evoluo de la homoj nur servas por tio, ke kelkaj personoj havas ian oficon. Utilige al la homaro la rezultoj de tiuj esploroj ne estis aplikataj. Tial mi pensas, ke la vivanto ĉiurilate estas pli interesa ol la mortinto, eĉ se la unua estas tute primitiva indiano k la dua orŝarĝita sekiĝinta reĝo.“

B. Traven. — El la libro „La lando de l’ printempo“ tradukis F. S.

Korekto. — Legu en la n-ro 397 unuapaĝe, 3-a kolono, lin. 24 de malsupre: „profite al bienulo“ (anst. parazite . . . ).

— página 4 —

32 — SENNACIULO

Balotado

Ne temas pri la baloto, kiu ankoraŭ daŭras inter la SAT-anoj, sed temas pri la balotado en Germanio, kiu verŝajne estas rekorda en la tuta mondo. Ĉiu baloto, ĉu regna, landa aŭ komunuma, kostas konsiderindan sumon. Okazis dum 8 monatoj 713 balotoj, kiuj kostis proks. 77 000 000 da mk. g.

Depost la fondiĝo de la germana regno, la 18. januaro 1871, ne jam okazis tia balotriĉa jaro, kia estis 1932. Partioj ĉiunuancaj turnas sin al la civitanaro kun ĉiaj belaj promesoj. Multe da papero estas distribuata en la tuta lando. Multe da publikaj paroladoj estas aranĝataj de preskaŭ ĉiuj partioj, k la efiko restas preskaŭ la sama: mizero por la proletaro.

La balotkostojn devas pagi la regno, la „lando“ (subŝtato), la komunumo k la partioj mem. Ju pli malgranda la lando, des pli altaj la kostoj.

La du lastaj regnaj parlamentbalotoj kostis al la regno, „landoj“ k partioj 7¼ k ĉ. 5½ milionojn da mk. g.

Ĉiuj balotoj dum la lastaj 8 monatoj kostis sume:

Baloto Kosto
Baloto por la regnoprezidanto, la 13. 3. 32 000 000
landparlamento Meklenburg-Strelico 157 500
regnoprezidanto, la 10. 4. 22 000 000
landparlamento Prusio 2 030 400
landparlamento Bavario 576 000
landparlamento Virtembergo 400 000
landparlamento Anhalto 194 000
Hamburga Senato 736 000
landparlamento Oldenburgo 276 000
landparlamento Meklenburg-Ŝverin 413 000
landparlamento Hesio 770 000
regna parlamento, la 31. 7. 7 296 000
landparlamento Turingio 427 000
regna parlamento, la 6. 11., taksite 5 800 000
73 075 900
Balotoj al ĉ. 700 komunumparlamentoj, proksimume 4 000 000
Sume: mk. g. 77 075 900

Komento superflua!

Rolo.

[REKLAMO p.4] VI JAM DECIDIS antaŭmendi: Paul Neergaard: Fremdvortoj en Esperanto (pago nur ĉe apero: 1 dana kr. = 0,80 g. m.) VI JAM SCIAS, ke ni devas havi 300 antaŭmendojn por certigi ĝian aperon en la kadro de la SAT-Biblioteko, sed VI FORGESIS AĈETI POŜTKARTON k skribi sur ĝi 7 vortojn: „MI ANTAŬMENDAS: PAUL NEERGAARD: FREMDVORTOJ EN ESPERANTO“, k samtempe sciigante vian adreson sendi la karton al: Dates Bogtrykkeri, Gl. Kongevej 13, Kopenhago V, Danio. KAMARADO: HELPU LA AFERON: FARU LAŬ VIA DECIDO!

DISKUTEJO:

Laboristaro k monpolitiko

Leginte la unuan frazon de la respond-artikolo en la n-o 395, mi supozis trovi ekzaktajn pruvojn kontraŭ la ĝusto de socialista monpolitiko, sed post kritikema tralegado mi spertis, ke la K-do siajn asertojn mem kontraŭdiris. Sensenca estas la signifo de la lasta alineo: „Etbienulo ekspluatas sin mem,“ tial „li pagas rentumon al la uzuristo.“ Tia miskompreno k malintereso pri monaferoj koncentrita en lia aserto: „Nin proletojn tute ne interesas tiu sufiĉe malsimpla procedo“ regas bedaŭrinde tra la tuta laboristaro. . . . Mi emas agi laŭ la moto: „Por povi venki la kontraŭulon, ni devas koni lian batalmanieron.“ —

La plej firma fortikaĵo de l’kapitalismo estas la rentumo. En tabelo ni trovas: Duobliĝas kapitalo je 1½ % post 47 jaroj. En sama tempo je 5 % ĝi dekobliĝus, k post 96 jaroj ĝi jam estus centoble pli granda, kiu je 1½ % nur kvarobliĝus. Ju pli da procento, des pli da profito estas.

Por ruze vuali sian veran celon: ricevi altan rentumon, la kapitalistoj okazigas militojn, inflaciojn, krizojn k. a., kun la celo detrui la troŝparitan monon. Kreskantaj bankkontoj konkurencas, ankaŭ kun samvaloraĵoj. Nature malaltiĝas rentumo k ĝia subformo „dividendo“. Ĝenerala malaltiĝo de rentumo (profito) montriĝas aŭ en malaltiĝo de vendoprezoj aŭ en altiĝo de salajroj. La unua estas deflacio k

La granda ribelo de l’Ljonaj (Lyon-aj) silklaboristoj en 1831

La ĉi-suba artikolo devus aperi okaze de la jarcenta datreveno de la priskribitaj okazintaĵoj. Pro kelkaj motivoj ĝia apero malfruis. Tia malfruo nenion forprenas el la valoro de la priskribo.

En tiu ribelo, kiu okazis de la 20-a ĝis la 24-a de novembro 1831, la laboristoj ne estis, same kiel dum la Revolucio de julio 1830, la ĉefaj partoprenantoj, sed la solaj; ne sekvantoj, sed iniciatantoj; iliaj agitvortoj ne estis pruntitaj, sed al ili apartenis propre. La generacio de l’ socialistoj, k inter ili Marks, Prudon, Engels k Blanki, senĉese aŭdis dum junaĝo pri memoraĵoj k eĥoj de tiu unua revolucia batalo pure laborista.

La Ljona ribelo de 1831 signas vojturniĝon en la historio de l’ laborista klaso, ne nur en Francio, sed en tutmondo. Oni diris, ke la rusa laboristo post la 9-a de februaro 1905 k antaŭ la 9-a de februaro estas du malsamaj homoj, kiuj tute malsimilas. Oni povas diri same pri la franca laboristo antaŭ k post la Ljona ribelo. Poste, la sento de la laboristoj koncerne la registaron konsiderinde ŝanĝiĝis. La revoluciema tradicio, kadukiĝinta depost la tempo de l’granda Revolucio, vekiĝinta, sed ankoraŭ nesufiĉe, dum la tagoj de julio 1830, tute revigliĝas post la Ljona ribelo.

Por bone kompreni tiun socian movadon k marksiste komenti ĝin, nepre necesas scii, kia estis la situacio de la silka industrio en Ljono.

Laŭ „Memoraĵo de Turisto“ de Stendal (Stendhal), kiun li verkis sekve de vojaĝo en Francio meze de la tria jardeko de l’ 19-a jarcento, okazis fenomeno en la ekonomia vivo. La grandaj Ljonaj fabrikistoj akiris la krudan silkon italan je kondiĉoj tute favoraj ĝis la ribelo de novembro 1831. La italaj produktantoj de kruda silko ĝin sendis en Ljonon kiel garantion por pruntoj, kiujn ili ricevis tuj de la fabrikistoj. Ĉi lastaj gajnis plie 10 ĝis 12 % el la pruntoj. La fabrikistoj mem povis havigi al si la monon en Ljono por 4 aŭ 5 % da rentumo. Tiel, la Ljonaj fabrikistoj profitis el tiu spekulacio netan gajnon de 6, 7 aŭ 8 % k povis samtempe disponi stokojn¹ el tiu kruda silko, kiun ili bezonis k kiu restis ĉe ili garantie stokita. Tiu stato tre avantaĝa por la Ljonaj fabrikistoj finiĝis post ribelo de 1831, kiam italoj timigitaj pro la okazintaĵoj komencis vendi sian krudan silkon en Anglio k eĉ en Italio.

Dum la unuaj jaroj de l’Retronigo² estis momento sufiĉe malfacila por la Ljona produktado. Sed jam de l’komenco de la 3-a jardeko, precipe de post la jaro 1823, la situacio pliboniĝis: la mendoj el eksterlando abunde trafis la Ljonajn industriistojn.

La prospera stato de la Ljona silkoproduktado en 1824 superis ĉion jam viditan en Ljono. Dum la plej bonaj epokoj, oni prilaboris en unu monato preskaŭ duoble malpli da kruda silko ol dum marto 1824. La manlaboristaro estis absolute nesufiĉa. La prospera stato de l’ produktado en la tuta regiono atingis ankaŭ aliajn fakojn de l’ industrio; la kotonŝpinejoj en Tararo ne plu povis plenumi la mendojn.

¹ provizojn. ² Restarigo de l’reĝa regsistemo.

— página 5 —

kaŭzas malemon por tuj aĉeti, pro tio stagnon en la cirkulado de mono k ree prezmalaltiĝon. Industrioj stagnas, proletoj senlaboriĝas k salajroj malaltiĝas.

Alia flanko: la salajroj altiĝas, sekve ankaŭ la ŝparaĵo, kiu siaflanke ree subpremas rentumon k profiton. Salajroj k ŝparita mono kreskas. Industrioj produktas varojn, ĝis fine la orprovizo ne plu sufiĉas por laŭleĝe garantii la valuton. Ju pli da varoj, des pli da mono devas cirkuli, aŭ la prezoj pro varamasiĝo malaltiĝas. Akcioj de viglaj industrioj k grundo ankoraŭ esceptiĝas k kariĝas. Grandkapitalistoj aĉetas oron por ŝajnigi valutan minacon. Tiam iliaj akcioj k grundrento atingas la plej altajn prezojn. Mallertuloj rapide aĉetas, sed trompite poste devas ekspluati siajn laboristojn. La lertaj kapitalistoj tiam ne plu disponigas la ricevitan monon aŭ oron al industrioj, bankoj aŭ ŝtatoj, sed retenas ĝin. La mono strikas k stagnas. La mallertuloj komprenas k imitas la ekzemplon. Komenciĝas krizo de konfido (al rentumo, kompreneble). Por eviti inflacion, la ŝtatoj ne povas anstataŭigi la strikantajn bankbiletojn per novaj, ĉar la strikanta mono povus subite reaperi. (Rapidigi la cirkuladon de mono estas kontraŭkapitalista k tial la celo de socialista mono). Do spite ĉio la mono restas stagnanta k la prezoj malaltiĝas. Por la proletaro la samaj sekvoj, kiel ni jam vidis. Krom laboristoj, kiuj pro mizerego mortaĉas, ankaŭ la mallertaj akciuloj, la nur-industriistoj perdis. (Kreŭger, Bata, Istman, Deterding, Ford k. a.). La lertaj monstrikantoj laŭ plaĉo lasas donaci al si la akciplimultojn de gravaj industrioj. Ekz. Morgan nuntempe estas organizanta la troŝuldaĵon de bankrotiĝantaj bankoj k mondindustrioj (purigado al la ekonomio). Poste unue evoluos tiuj industrioj k regionoj, kie la ekspluatado atingis la plej altan gradon. La 3–4-jara monstriko kostis nenion, sed portos orajn fruktojn. La profito k ĝia normo, la rentumo, estas savitaj.

Nin laboristojn vere ne interesus la aferoj, se tiu lukto okazus pro „oro k diamantoj». Sed ĝi okazas nur por altigi la luprezon de niaj produktiloj, t. e. ega profito el nia laboro. Ĉu ni atendu nian sufokiĝon ŝafe aŭ ĉu ni agu formike k ataku pike ĉiam taktike? mi demandas k proponas helpi publikigi la valoron de nepre konstanta preznivelo (valida por pograndaj prezoj, salajrobazo, ĝiro-interrilatoj k bankkontoj) k de (ĝia helpilo) bankbiletoj senvaloriĝantaj je 5%-a diskonto, por ke la kontanta mono nek striku, nek stagnu, nek amasiĝu. La biletojn garantiu la ŝtatoj ne per orbulo, sed per unua hipoteko de ŝtathavaĵo. Certe estas, ke tiaj bankbiletoj prosperigos ĝirobankajn pagojn. Sed ĝirobanko tute ne povas forigi monon, 1) ĉar ĝiaj pagoj baziĝas sur monsistema valuto (2 ĉekojn, 300 ovojn k 1 bovinon oni ne povas adicii); 2) ĉar ĝi nur aranĝas la aferojn, kiam oni antaŭe disponigis monon al ĝi; 3) ĉar ĝi profitige nur taŭgas por altaj sumoj. Unuopuloj akiras siajn avantaĝojn per ruzaĵoj, sed la proletaro, kiel amaso, devas atingi sian liberigon en publika batalo, tial ĉiu el ĝiaj anoj devas plej detale koni la veran batalon kontraŭ la kapitalismon k ĝin ne forgesi, kontraŭbatalante siajn fratojn.

Oskar Breddermann (2429).

El mia vidpunkto*)

En mia artikolo en „S-ulo» n-o 389 mi klare skribis, ke la Kunagantaj Prof. Unuiĝoj en Danio estas firme ligitaj al forta politika partio. Laŭ mia priskribo neniu povus dubi, ke tiu partio estas la socialdemokrata. Sekve estas iomete ridindaj la diroj de K-do 17418 pri la K.P.U.

Tamen tiu K-do senkonscie certe diris kelkajn verojn: „La K.P.U. volas kredigi, ke laboristo k mastro povas aparteni al sama organizo k havi komunajn interesojn.» Jes, tion volas la socialdemokrata K.P.U. (kvankam ne oficiale!), ĉar ĝi akceptis la ŝtatan interkonsentigan institucion, kiu konsistas el reprezentantoj de laboristoj k mastroj, k kies interkonsentigisto estas ŝtata funkciulo. Ke K. Marks estis kontraŭulo de la ŝtato, mi povas diri senembarase.

Skribonte mian raporton mi legis libron de dana socialista teoriulo Ipsen: „La tago post la revolucio». En ĝi mi trovis la frazon pri Marks k la sindikata movado. Do mi pensis: mult-

* Respondas al artikolo „El aŭstria vidpunkto» en la n-o 393.

Tiam la politika spirito de la urbo estis tiom kontentiga, kiom la polico povis deziri. La momento ne estis favora por agitantoj, escepte por manifestacioj okaze de teatraj prezentadoj. Tiu prospero daŭris en Ljono ĝis fino de 1825. Ĉiuj landoj, eĉ sud-amerikaj, aĉetis Ljonan silkon.

Sed jam en 1826 oni plendas pri senlaboreco. La mendoj malpliiĝis precipe el Usono k el multaj ŝtatoj sud-amerikaj. La situacio de la laboristoj fariĝas kriza. En 1826, ili laboris por tre malaltaj salajroj; multaj ne trovis laboron k almozpetis. Tiu krizo de disvendejoj estis ligita al industria krizo ĝenerala, kiu tiam tuŝis Anglion k aliajn sekve de disvolviĝo de l’ maŝinismo kreanta kapitalismon. Sed la Ljonaj laboristoj estis tre obeemaj k, laŭ polica raporto, oni aŭdis nenian plendon kontraŭ la registaro.

Komence de somero 1826, la produktado ankoraŭ falis. 11 000 teksmaŝinoj almenaŭ estis senmovaj. Por solvi la problemon, la prefekto iris al Sentetjen (Saint-Etienne) k petis la tie loĝantan dukinon de Angulem (Angoulême) (edzino de la reĝido), ke li venu en Ljonon por saluti la popolon k promesi al ĝi la savon. Oni decidis grandajn konstrulaborojn por okupi senlaborulojn. Sed tiuj rimedoj estis vanaj k neefikaj, ĉar la senlaboreca krizo ree akriĝis en vintro 1828. Ĝi okazis, ĉar vapormaŝinoj jam funkciis en Anglio k peco da silka ŝtofo, kies kosto estis 50 fr. en Anglio, kostis al Ljona fabrikisto 80–90 frankojn.

Tamen, malgraŭ pliintensigo de konkurenco fare de alilando, la situacio pliboniĝas en Ljono en 1829 k en komenco de 1830.

La prefekto Du Molar (Molart) diras, en raporto, ke en 1829 la produktado en Ljono sumis 600 000 kilogramojn da silkaj ŝtofoj, kio estis konsiderata kiel brila rezulto. La jaro de l’ Revolucio, t. e. de julio 1830 ĝis julio 1831, montris, ke la produktado malsuperis nur je 15 000 kilogramoj tiun de l’jaro 1829. La teksomaŝinoj konstante funkcias, diras la prefekto, sed la daŭro de la labortago plilongiĝis. Kelkaj honestaj fabrikistoj konfesis, ke „tiuj malfeliĉuloj, laborante po 18 horoj tage, eĉ ne sukcesis gajni sufiĉe por vivi».

Nur tre resume, ni povas en la kadro de tiu ĉi skizo trakti la situacion de l’Ljonaj laboristoj tuj antaŭ la ribelo, sed ni devas atenti jenan konstaton:

En 1831, estis 30 000 laboristoj, 9000 posedantoj de teksomaŝinoj, k 500 fabrikistoj-vendistoj. Fraŭlo, en 1831, bezonis por vivi 547 frankojn jare; aliaj statistikistoj parolas pri 547 k 730 fr.

La salajroj variis, komence de la tria jardeko de l’ 19-a jarcento, por teksolaboristoj de 1 fr. ĝis 1.50 fr., malofte 1.75 fr., pli malofte 2 fr. – 2.50 fr. tage. Meza silklaboristo gajnis do proksimume po 450 frankoj jare k li bezonis 547 ĝis 730 frankojn por vivi! Kaj ĝenerale li ne laboris ĉiujn tagojn de la jaro; li do ne gajnis eĉ 450 fr.

En 1830 estis kreita interhelpa societo. Nur mastroj povis aliĝi; la celo estis malfermi kursojn pri produktado de la silko k interhelpi por serĉo de mendoj.

Poste, en 1831, la laboristoj planas la kreon de speciala kaso, en kiun monate pagus la mastroj 25 centimojn plus 3 frankojn por aniĝo. Tio ne okazis.

(Finota.)

— página 6 —

TRA ESPERANTIO

Komuniko de la Direkcio

Referendumo.

Jam de kelka tempo la SAT-anoj havas en manoj balotilon por ĝenerala voĉdonado; ni petas, ke ĉiu uzu sian laŭstatutan rajton k plenumu sian devon. La K-doj plie esprimu siajn sugestojn k dezirojn pri la gvidado k la internvivaj problemoj de la Asocio (vd. „S-ulo»n n-o 396). Ni memorigas pri la templimo, ĝis kiu ili devas resendi al la Administrejo la balotilon k demandilon: 15-a de decembro en Eŭropo, 15-a de januaro ekster Eŭropo.

Tre verŝajne la projekto por nova Statuto estos akceptita, k tuj post kiam la rezulto de la referendumo estos publikigita en la gazeto, SAT-rondoj, kiuj deziros kandidati por konsistigi novan Plenum-Komitaton, povos sciigi al ni sian deziron. Tiuokaze oni bone notu, ke la nuna P.-K. (kies Direkcio sidas en Parizo) ne prezentos sin kiel kandidaton.

Periodaĵoj.

Ni decidis aperigi tiun ĉi n-ron nur en amplekso de 8 paĝoj. Sed ĉar la 400-a numero (en januaro) estos 16-paĝa, la abonantoj suferos nenian perdon. Nuntempe la stato de la buĝeto nepre malpermesas liveri krompaĝojn. Pri la special-tarifo por opaj mendoj oni legu en la alvoko sur alia paĝo de ĉi tiu n-ro!

„La Nova Epoko» (5-a n-ro) cetere aperos regule post du semajnoj en amplekso de 20 paĝoj; tiu kajero konsistos nur el originaloj. Ni esperas, ke ĉiu K-do fervore varbados, por ke ĝi vaste disvendiĝu!

Libro-eldonado.

Ni memorigas, ke pluraj bonaj manuskriptoj (sciencaj k literaturaj) kuŝas pretaj por eldonado, k nur nia financa situacio, pro la konataj kaŭzoj, ne permesas liveri ilin al la presejo. Tamen dank’ al monprunto de anarkistaj K-doj aperos en ĉi tiu monato en la kadro de la „Biblioteko de Sennaciulo» traktaĵo kun titolo: „Liberecana Socio».

La unua eldono de la Plena Vortaro estas preskaŭ elĉerpita k sekve la demando pri dua eldono stariĝas. La fakto, ke tia relative multekosta verko disvendiĝis en nelonga tempo, estas la plej bona pruvo, ke ĝi respondis al nepra bezono en Esperantio. SAT sukcesis eldoni tiun verkon; ĉu ĝi nun kapablas daŭrigi la entreprenon? La profito el la vendo de la unua eldono estas uzita por ŝtopi la breĉon, faritan en nia buĝeto per la rabo de CK de SEU; ni eĉ ŝuldas al la aŭtoroj grandan parton de iliaj honorarioj. Tia estas la financa situacio, k la SAT-anoj povas klare vidi ĝin, se ili iom pripensas: Por povi fari duan eldonon, ni bezonas prunte kolekti en la daŭro de kelkaj monatoj 40–50 000 fr. frankojn (7–8000 germ. mk). Ĉu estas eble? Tiun respondon donu la SAT-anaro. Evidente, se ni ne kapablos kolekti tiun sumon, ni estos devigataj vendi la eldonrajton al iu privata entrepreno. . . .

Ni sciigas, ke pro multaj ŝanĝoj k aldonoj, jam faritaj en la manuskripto, la dua eldono de la Plena Vortaro konsistigos preskaŭ tute novan k multe pli perfektan verkon; sekve eĉ la posedantoj de la unua eldono havos intereson ankaŭ aĉeti la duan, kun ĝia definitiva teksto, kio ebligos farigon k konservon de matricoj por postaj eldonoj.

Ni sufiĉe diris, por ke ĉiu vidu klare la situacion, k niaflanke faris ĉion eblan; sekve kun trankvila konscienco ni atendas la solvon de tiu problemo, ĉu pozitivan per sukceso kolekti la monon, ĉu negativan per cedo de la eldonrajto.

Kongreso.

Kiel la legantoj jam scias, la XIII-a Kongreso okazos en Stokholmo k la tieaj K-doj preparas sin por certigi ĝian sukceson.

Post interrilatoj kun K-do Paul Neergard el Kopenhago, ni decidis komisii al li la aranĝon k gvidadon de dum- k eble postkongresa Altlernejo Laborista. Informoj pri tiu entrepreno aperos en venontaj n-roj de „S-ulo». Jam nun ni invitas la K-dojn, ke ili priparolu en la rondoj tiun aferon k diskonigu ĝin.

El la Administrejo

Aktivaj membroj, kiuj ial ne ricevas „S-ulo»n, ekz. samfamilianoj aŭ favorrajtuloj, povas sendi al la Administrejo memskribitan balotilon (ĉiuj balotiloj ja estas kontrolataj pri sia valido laŭ la membrosliparo).

Por ke la administra laboro ne tro amasiĝu en januaro k februaro, ni petas insiste jam nun komenci kotizi por 1933. Ni kompreneble ne kontentiĝu per nura renovigo de la malnovaj membrecoj, sed ĉiu ano plej energie klopodu varbi almenaŭ po unu novan membron k abonanton. Dum la mizero en Germanio k Aŭstrio niaj alilandaj K-doj havus honordevon ŝtopi la truojn en niaj vicoj. Ekzistas certe ankoraŭ landoj, kie la mizero ne estas tiom intensa kiel ekz. en Germanio. Tial senlaborulo ĝojegas, se iu alilanda K-do montras solidaron, pagante kvaronjar-abonon por li. K-do Balodis pagis jam 4/4 por diversaj senlaboruloj montrante per tio konkrete sian solidarsenton. Tiun favoron kompreneble ĝuas nur K-doj, kiuj efektive meritas ĝin. Akcentu ĉe la varbado, ke la SAT-pordoj estas malfermitaj por ĉiu lab. tendenco. Do, ni atendas alfluegon de novaj membroj k abonantoj . . .

Manuskriptojn por „S-ulo» oni sendu rekte al la Redaktejo, ne al la Administracio, ĉar ĉi lasta ne povas sendi ĉiutage materialon al Parizo. En okazo de neurĝo kompreneble ni peras manuskriptojn. Same tekstojn pri grandaj anoncoj oni sendu prefere al la Redaktejo (k samtempe la monon al la Adm.), ĉar la redaktoro volas antaŭe korekti la tekstojn. Anoncojn pri letervesperoj ktp. la grupoj devas sendi sufiĉe frue, por ke ili aperu je konvena dato, t.e. ke K-doj el la tuta mondo povu ankoraŭ ĝustatempe respondi al la deziro de l’anoncantoj. Tiajn anonctekstojn oni sendu minimume kvaronjaron antaŭ la okazo de l’koncerna aranĝo.

Iuj K-doj plurfoje dum unu jaro ŝanĝas sian adreson. Sciu, ke ĉiu adresŝanĝo kostas laboron, materialon k monon. Tre ĉagrene estas, se unu sama K-do anoncas denovan adresŝanĝon, post kiam oni ĵus farigis novan metalan adresilon. K-doj kun tute nefirma loĝejo sciigu nin pri la provizoro de sia adreso.

Vian adreson skribu klare; se vi ne havas skribmaŝinon aŭ stampilon, skribu ĝin almenaŭ la unuan fojon preslitere. Sur la koverto ankaŭ metu ĉiam vian adreson; en Britio precipe ofte oni ne atentas tion.

En multaj landoj ni havas perdojn pro falo de l’monkurzo: tieaj K-doj pro tio pagas tro malmulte por niaj varoj. Ili estas petataj pli favore kalkuli la kurzon por SAT!

Atentu nepre, ke la livero de varoj okazas nur post antaŭa pago. En la Jarlibro 1932 la SAT-anoj trovas la kompletan prezaron; sekve skribaj demandoj pri tio devus esti superfluaj. Antaŭa aŭ samtempa pago faciligas la laboron k estas tuja helpo al la Asocio. Jen ekzemplo:

K-do M. . . . mendas 1 ekz. de „For la Neŭtralismon» (prezo: 0.30 mk. g.); kiel membro li rajtas rabaton de 20%, restas do ankoraŭ pagendaj 0.24 mk. g. Li petas tujan alsendon (speciala ĉapitro!) k volas pagi tuj post ricevo. Komplezeme ni ekplenumas la deziron, skribas fakturon kun kopio por ni, skribas adreson, prenas la koverton, afrankas ĝin k notas la forsendon. La fakturo estas notata en taglibron k sub „kontoj diversaj», por facile rememori pri la debitoro. Jen la unua laborprocedo.

Post kelkaj semajnoj, — pro ricevo de l’rabato M. prokrastis la pagon, — li sendas poŝtĉeke la „imponan» sumon de 0.24 mk. g. Sekvas la dua laborprocedo: noto en la taglibron, nuligo de l’debitora sumo. Nun kalkulu mem, kiom da profito restas al la Asocio tiakaze; k tiaj bagatelaj mendoj estas multegaj. Ĉe samtempa pago kun la mendo ni havus nur unu laborproceodon, k la mono servus tuj al la Asocio.

Ni reatentigas, ke la Adm. peras ĉiujn librojn kontraŭ antaŭpago k indiko de l’eldonejo k titolo de l’mendata libro. Ĉiu literaturemulo legas atente la fakon „Recenzejo» k mendas laŭ ĝi (prezo k eldonejo estas tie indikitaj). Ĉe mendo de libroj el fremda eldonejo oni ne forgesu aldoni 10% por sendkostoj!

aj homoj ŝatas aŭtoritatulojn, estas do bone ĉi okaze povi citi Marks. Estas eraro, ke mi mem ne kontrolis tiun citon, sed se alia K-do pli kompetenta pri Marks ne povos helpi al mi, mi petos informon ĉe K-do Ipsen mem, ĉar tempo nun mankas al mi por tra-studi ĉiujn verkojn de Marks por eltrovi tiun citon. Vere la klasbatalo estas politika batalado, sed ĉu la agado de la prof. unuiĝoj estas nepolitika? Vi mem respondis al tio skribante, ke la definitivan venkon la proletaro povos akiri nur, se ĝi sukcesis fariĝi ekonomia potenco; tio ja estas (aŭ devus esti) la celo de l’ prof-unuiĝa movado.

Per tio mi opinias finita tiun polemikon de mia flanko (escepte la gravegan problemon pri la cito el Marks). Laŭ mi estus vane longe teorie diskutadi, precipe pro via erarkompreno pri sindikatismo. Kaj la redakcio ankaŭ ne konsentus akcepti tiom da „malobjektivaĵoj»!

H. Nilsen (11 082).

RELIEFAJ OKAZINTAĴOJ.

La 9-an de novembro soldatoj mobilizitaj kontraŭ socialista manifestacio, kiu lasta estis direktita kontraŭ faŝista provoka kunveno, pafmortigis en Ĝenevo 12 laboristojn k vundis 70. Protest-striko 24-hora en la tago de l’ enterigo. Interfratiĝo de unuopaj soldatoj kun laboristoj. Aresto de l’socialistaj gvidantoj Nikol (Nicolle) k Diker. La svisa registaro aprobis kun minaca gesto la buĉon al laboristoj.

La 10-jara datreveno de l’ Musolini-a diktatoreco estis solenata en tuta Italio per grandioza pompo; laŭ diversfontaj raportoj eĉ regis entuziasmo inter la popolo. Plorinde!

L. Trocki ricevis de la dana registaro la permeson fari paroladojn pri la rusa revolucio antaŭ socialista studentaro. Li enŝipiĝis al Kopenhago k esperas ricevi la permeson resti daŭre en unu el la skandinavaj landoj.

Ĉe la danaj parlament-elektoj je 16. nov. la socialistoj ricevis 660 782 voĉojn kontraŭ 593 191 ĉe la antaŭaj elektoj (62 mandatojn anst. 61); la komunistoj ricevis 17 172 v. anst. 3 656 (2 mandatojn anst. 0).

Dekreto de l’soveta registaro pliriggorigas la labor-disciplinon k difinas maldungon por ĉiu laboristo, kiu forrestas de la laborejo sen serioza motivo.

La germana registaro (fon Papen) eksiĝis, havante kontraŭ si la preskaŭ-tuton de l’ partiaro. Hitler, komisiite de la regna prezidanto formi parlamentan registaron, malsukcesis en sia provo arigi iujn patriojn krom la propra ĉirkaŭ si. Laŭkonstitucia regado fariĝas pli k pli iluzia en Germanio; la kampo estas libera por diktatorecoj.

La „politika batalpaŭzo», t. e. malpermeso de manifestacioj k publikaj kunvenoj, estas plilongigita ĝis la 2. januaro.

La nombro da senlaboruloj pliiĝis en la unua duono de novembro (laŭ la oficiala statistiko!) je 150 mil personoj k atingis ĝis la 15. nov. 5 265 000.

Bildo. La foto pri „Lab. Esp. Universitato» en Amsterdam bedaŭrinde pro transadresigo de l’ kliŝo ne trafis en la manojn de la presisto k tial ne aperis, kiel estis promesite (vd. la n-on 396).

Menciu nepre esperanton ĉe represigo de artikoloj esper.-devenaj!

— página 7 —

Aranĝu laborist-esperantistajn tendarojn!

En Eslingen la SAT-junularo pasigis unu semajnon en tendaro. SAT-junularo —? Ne, nur malgrandega parto el ĝi. Tamen multaj gejunuloj poste ĉeestis la kongreson en Ŝtutgart. Kial ili ne vizitis la tendaron? Ĉar ili plej ofte havas nur unu semajnon da ferio (se ili cetere ankoraŭ laboras), k preferas la nuran viziton al la kongreso. Pro tio, koncize dirite, la antaŭkongresa tendaro montriĝis kiel neplentaŭga.

Jen, Gek-doj, alia ideo pri tiu afero! La lab. esp-istoj (ne nur junaĝaj!) kunvenu ĉe la land- aŭ lingvolimoj. Ĉar estas plej ofte al proletoj ne eble veni de malproksime, tial ni provu almenaŭ du, tri aŭ ankaŭ pli da diverslandanoj kunvoki al tendara vivo. Sed oni provu nepre venigi diverslingvanojn al tiaj renkontiĝoj, ĉar LEA-distriktkonferencoj ja kunvenigas jam samlingvanojn. Ekz. en Aĥeno, Lieĝo aŭ Mastriĥt kunvenu la holandanoj, belgoj, germanoj el tiu regiono k eble francoj k luksemburganoj; en Bazelo, Mulhaŭzeno aŭ alia tiuregiona loko kunvenu germanoj, svisoj, francoj aŭ, se eble, ankaŭ italoj; ĉe hispan-franca limo kunvenu tieuloj ktp. Tiel povas okazi diversaj landlimaj renkontiĝoj de lab. esp-istoj; ankaŭ en Danio k Litovio povas esti kunvokataj la limproksimaj geesp-istoj. Eble multaj diros, ke per tio la SAT-kongresoj ne plu estos vizitataj, sed tiu riproĉo estas malĝusta, ĉar kiuj fakte emas — k kiuj povas — fari pli malproksiman vojaĝon, tiuj certe ne hezitos iri al la kongreso, kie ja estas reprezentataj pli da diversaj landoj; sed al tiuj, por kiuj la vojaĝo estas tro granda, estu donata la okazo de kunvivado kun geesp-istoj.

La valoro de tiuj kunvenoj konsistos en tio, ke la esp. laboristoj pliproksimiĝos ne nur korpe, sed ĉefe ankaŭ spirite. Okazu paroladoj k diskutoj pri la plej diversaj aferoj valoraj por la vivo de la liberema homo. Pri la enhavo mem decidu la partoprenantoj.

La komenca paŝo estas farita al tiu celo: pentekoston 1933 k la semajnon poste okazos la unua lab. esp-ista landlima tendaro (renkontiĝo!) en la fama „Saksa Svisio», ĉe la naturamika hejmo „Zirkelstein». Ĝi okazos tial apud tiu hejmo, por ke tiuj, kiuj ne posedas tendon, povu noktrestadi en la hejmo por tre malalta prezo (30 pf. por nokto). Ankaŭ ne-SAT-anoj estos bonvenaj. Ĉiu lab. esp-isto, kiu estas ĉiel liberema k progresema, povos partopreni! La organizan laboron transprenis la „Lab. esp. grupo Sebnitz» en Saksio. La nomita hejmo kuŝas apud la ĉeĥa limo en Saksio (Germ.) k estas atingebla facile de Bad Ŝandaŭ (Saksio), Teĉen-Bodenbaĥ (Ĉeĥ.), kiuj ambaŭ situas ĉe la Elb-rivero. La regiono estas belega k loga. Ĉiuj lab. esp-istoj el Germ., Ĉeĥoslovakio, Hungario k ĉiuj vojaĝemaj alilanduloj estas invititaj. Kiu volas helpi ĉe la preparo de la programo? Kiu kapablas paroladi pri gravaj interesaj temoj? Kiu povus instrui pri apartaj aferoj, doni sugestojn? Skribu al Richard Pförtner, Sebnitz/Sa., Petzoldstr. 11. Kiuj deziras respondon, tiuj bonv. iel pagi la respondafrankon, ĉar mi mem estas senlabora k ne tuj povus respondi al ĉiuj! Jam nun anoncu vin, propagandu por la afero k konigu ĝin al viaj konatoj! (Atendu plian informon.) Gekdoj alilandaj, imitu tiun aranĝon!!

6707.

Pri Estonto — Estonteco

En „Heroldo» aperis artikoleto de iu s-ro B. K., kiu celis montri, ke la lab. gazetoj kripligas la lingvon, uzante e s t o n t o anstataŭ e s t o n t e c o. Simplulo sendis jenan rebaton, kiun „Heroldo» n e p u b l i k i g i s. (?!) Tial oni legu ĝin ĉi tie.

Al s-ro B. K.

Denove k denove troviĝas esperantistoj, kiuj ne povas kompreni la principon pri neceso k sufiĉo, starigitan de la Akademio. La almeto de sufikso, kiam la frazo sen ĝi estus tute klara, estas stila peko k malŝparo de energio. Se mi ekzemple skribas: „en estonto s-ro B. K. ne plu misuzos sian tempon», neniu komprenos, ke s-ro B. K. estos en la ventro de iu giganto nomita Estonto k tie saĝe kondutos. Kaj se mi skribas: „Estonte s-ro B.K. pli

— página 8 —

longe cerbumos antaŭ ol skribi», ĉiu ankaŭ bone komprenos, ke temas pri estonta tempo, kvankam „estonte», laŭ la difino de s-ro B. K. pri estonto (persono), povas nur signifi: laŭ la agmaniero de tiu s-ro estonto.

Plie, se estonto estas persono, estonteco ne povas rilati al tempo, k sekve s-ro B. K. baraktas en kontraŭdiroj malgraŭ siaj pretendoj al logiko. Estonteco ja estus eco de s-ro estonto, kiel Zamenhofeco signifas Zamenhofan econ. Iom da logiko bonas, troa logikemo estas mokinda. Almenaŭ tia estas la opinio de

Simplulo.

RADIO-PROGRAMO:

1. decembro: 19.30–20.00: Ljubljana — leterkesto, parte en esp-o (same: 8. 12.) 22.20–22.30: Breslaŭ-Glajvic — esp. por laboristoj (8. 12.: parolado.)

2. decembro: 22.00–22.30: Minsk, 1115 m — parolado (samhore: 5., 8., 11. dec.) 23.07–23.30: Leningrad, 900 m — informoj (same: 5., 6. dec.)

(Sen garantio pri horo k ondlongo, pro tio ke informoj rektaj ne estas ricevitaj!)

4. decembro: 10.00–10.30: ? Stokholmo, 435 m, Motala, 1345 m k relajoj — konstruo k labormaniero de ABF (vd. detalojn en la n-o 396!)

EN NIA MOVADO

KRONIKO

Ĉeĥoslovakio. Stonava. Dum sekci-kunveno la 28. 10. oni pridiskutis la laborprogramon por la vintra sezono. Unu kurso okazos. K-do E. Chudoba (15 558) estas elektita kiel SAT-peranto k grupa prezidanto, K-dino B. Stoszek (17 091) kiel vicperanto. — Polio. En Krakovo rondo de bakist-esp-istoj komencis duan kurson kun 57 partoprenantoj-sindikatanoj. Instruo laŭ „Petro» tre kontentiga. (A. P. 18 016). — Svedio. La Sveda fervojista sindikato starigis en la perkorespondaj studkursoj, al kiuj ĝi donas subvencion, por 1932/33 ankaŭ esp. kurson, kiun partoprenus laŭ antaŭkalkulo 25 p. Sed anoncis sin 69 aspirantoj k fakte studas en tiu kurso nun, helpe de la sindikato, 42 anoj: tiel la fervojistoj preparas sin por esti utilaj al la nesvedaj SAT-anoj venontaj en 1933 por la Kongreso al Stokholmo. (Laŭ „Signalen»).

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

J. Tkaĉuk: Trapafita dekreto. Rakontoj. Trad. el la ukraina Nikitin. Ekrelo, Leipzig. 1931. — 71 pĝ. Form. 12×16. Prezo: 0.60 mk. g.

Estas viglaj, vivoplenaj rakontoj, tiuj tri priskriboj el suferado k batalado de l’ galicia (okcident-ukraina) popolo. K-do Izgur diras en antaŭparolo, ke la aŭtoro iam estis aktiva esperantisto. La traduko estas flua, sed ni trovis sufiĉe multajn preserarojn.

Georgi Karaslavov: Ĉe posteno. Eld. Mejdunaroden Ezik, Sofia. 1932. — 63 pĝ. Form. 11×16. Prezo: 0.60 mk. g.

Libreto entenanta aron da elektitaj rakontoj de juna prolet-verkisto bulgara. Rakontoj pri batalo de komunistoj en Bulgario, sanga batalo kontraŭ ĝendarmoj. Tragedioj. Spionado k forkuroj.

S. Roublof: Cours Prolétarien d’Esperanto (Prol. Esp. Kurso). Adaptita al la franca eldono de M. Boubou k V. Elsudo. Ekrelo. 62 pĝ. Form. 17×25. Prezo: 0.90 mk. g.

Lernilo rigore kompartieca, ĉi tiu kurslibro estas uzata por batali kontraŭ neortodoksaj K-doj (estraro de la franclingva LEA, estraro de SAT).

Hristo Smirnenski: Tra la Ventego. Elektita verkaro (ĉefe poemoj). Eld. Mejdunaroden Ezik, Sofia. 1931. — 48 pĝ. Form. 12×18. Prezo ne indikita.

„Flirto esperanta». Prilaboris Edz-Peranto. Eld. N. Ŝapiro, Nowolipki 8, Varsovio. Prezo: 0.50 sv. fk. — Kartoj kun trivialaj frazoj kiel ekz. „Ruĝaj lipoj, kian ĉarmon vi enhavas!» aŭ „Mia koro estas granda fortikaĵo». La ludreguloj estas nesufiĉe klarigitaj; ĉiuokaze tiu ludo havas malpli da senco ol esp. kvartet-kartludo, servanta la saman celon: faciligi la uzadon de esp-o.

Esperanta Novelbiblioteko redaktata de Leono Vienano n-o 1, Eksiĝo (Naum Jeruŝalmi), 40 pĝ; n-o 3, La mistero, Unu horo (P. Romanov), 32 pĝ. Prezo: po 0.45 sv. fk. Form. 13×18. Eld. N. Ŝapiro, Nowolipki 8, Varsovio.

Noveloj, kies unua estas tradukita el la hebrea, la duaj el la rusa lingvo; ambaŭ libretoj estas legindaj k ankaŭ prezentitaj en bona esperanta vesto.

Wien k Niederösterreich. Eld. Komisiono por fremdultrafiko, Wien VII, Messepalast. Disdonas: Internacia Esp-Muzeo, Wien I, Neue Burg. Bela, multpaĝa prospekto ilustrita k esp-lingva pri Vieno k Malsupra Aŭstrio.

Bialystok. Gvidfolio eldonita sub aŭspicioj de Bialistoka Magistrato k Turisma Servo de U.E.A. Faldebla folio de 4 pĝ. (8 paĝetoj). Kun 2 ne bone reproduktitaj bildoj. La tekston prilaboris J. Ŝapiro.

MEMORNOTO

Represis el „S-ulo»:

The Los Angeles Citizen, 30. 9., pri Ned. LEA (393), 7. 10., pri ABF (394).

Prisper. artik. k notojn enhavis:

Signalen, Stokh., 3. 11., 10. 11.; The New Clarion, London, 5. 11. (kurso); Le Populaire, Paris, 7. 11., 8. 11., Arbetaren, Stokh., 3. 11.

EKSTER NIA MOVADO

Dum 1931 estas disaŭdigitaj 2006 esp. paroladoj per radio (1910 en 1930; 1748 en 1929). Pli ol 100 sendstacioj en 20 landoj regule disaŭdigas esp-on (aŭ pri esp-o).

La Formosa Esperantista Societo okazigos sian duan kongreson de 3./4. decembro en Taihoku, kun ekspozicio. La Komitato simpatias kun la prol. esp. movado. La 3-an de dec. okazos radio-propagando.

En Argentinio esperantista aviadisto disĵetis super la urbo Buenos-Aires propagandajn flugfoliojn pri esp. kurso per korespondado.

[REKLAMO p.8] La MEMORON PLIFORTIGAS k PERFEKTIGAS laŭ metodo trifoje premiita de la Pariza Akademio Prof. de mnemoniko D. FAJNŜTEJN-VILNO, Zawalna 15 (Pollando). Dank’ al mia metodo, bazita sur leĝoj de psikologio, fiziologio, logiko k pedagogio, la MEMORO revenigas ĉe tiuj personoj, kiuj ĝin perdis, pliboniĝas ĉe tiuj, kiuj havas malbonan k perfektiĝas ĉe tiuj, kiuj havas bonan; samtempe foriĝas la DISTRECO k maldiligento, fortiĝas la VOLO k pliboniĝas ĉiuj psikaj kapabloj ĉe personoj ĉiuaĝaj. Postulu senpage prospektojn de la memorfortiga kurso en esperanto.

NIA POŜTO

K. Gabriŝ. — Via artik. ne plu estas aktuala; la esp. propagando ĉe la soc. junularo en Francio estas nur en komenca stadio; sekve utiligo de esp-o en la konc. tendaro ne okazis, ĉar nur esperantemuloj, sed ne esp-istoj ĉeestis.

16 432. — Legante en ĉi tiu n-ro la artikolon de K-do O. B., kiun ni ricevis jam antaŭ 15 tagoj, vi certe konvinkiĝos mem, ke via artikolo ne plu utilas. Se ni jam ne ricevus la menciitan artikolon, ni publikigus la vian.

Red.

KORESPONDADO

Unu enpreso, simpla trilinia anonceto kostas 0,80 mk. g., ĉiu plia linio 0,50 mk. g. — Grandaj anoncoj kun kadro: po kv. cm. kostas 0,20 mk. g. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkartoj, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo.

AŬSTRIO

10 komencantoj koresp. pri ĉ. temoj kun negermanlingvanoj. Resp. garantias ALLE-Grupo, Wiener-Neustadt. Adr.: K-dino Ilse Russ, Lederergasse 13, Wiener-Neustadt.

FRANCIO

Adresŝanĝo: SAT-peranto 126 el urbo Saint-Etienne informas siajn eventualajn korespondantojn, ke li adresŝanĝis jene: Rival Joannes, 29, rue Arago, Saint-Etienne (Loire).

GERMANIO

40 geinfanoj de la infankurso dez. koresp. kĉl. Adr.: K-do Max Nekola, Schäfferstr. 7, Bautzen.

K-do max nagel, sebnitz, sa., dr. petzoldstr. 19, kĉl, pri ekonomio, religio, literaturo ktp.

SOVETIO

K-do John Jonoff, 2-a Proletarskaja 24, Rjazan, kĉl.

K-do B. Sokolov, junkomunisto, Gornaja 214, kv. 4, Saratov, kĉl pri radio k elektrotekniko.

K-do P. Makareviĉ, medicinisto, N. Uralsk, pos. Darjunskij, Uralsk. r-n, kĉl, pri ĉt.

K-do A. Bojcov, poŝtrestante, ĉef-poŝtoficejo, Moskvo, pri ĉ. t.

K-do Nik. Gluŝkov, Sadovaja-Triumfalnaja ul. 4 kv. 3, Moskvo 6, kor. L, PK, interŝ. PM.

[REKLAMO p.8] Letervesperon aranĝos la 18-an de decembro 1932 LA LABORISTA ESPERANTO-KLUBO DE ARVIKA. Skribu multnombre! Respondo garantiata! Adr.: Einar Hulth, Trädgardsgatan 2 Arvika (Svedio)

[REKLAMO p.8] Gekamaradoj atentu! La Dordreĥta sekcio de F. L. E. organizas meze de decembro letervesperon por konvinki la novajn lernantojn de la vintra kurso pri utilo k neceso de esp. Sendu viajn instigajn leterojn al: K-do H. Scholten, Hoekenessestr. 46, Dordrecht. (Nederlando). — Ĉiu skribonto ricevos unufojan respondon.

ENHAVO

paĝo
Kiel aspektas la morgaŭa aermilito? 29–30
Marista vivo 30
Letero el Maroko 31
Por nia medito 31
Balotado 32
Diskutejo 32–34
La granda ribelo 32–33
Tra Esperantio 34–36

Presejo Oscar Wettig, Gelnhausen (Germanio)

N.º 399, 29 de diciembre de 1932

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

[BILDO p.1 | 27,1,72,11] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» antaŭ terglobo kun meridianoj kaj kontinentoj, super la titolo de la gazeto.

9-a JARO, N-o 399 — LEIPZIG, 29./12. 1932

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

APERAS dusemajne | REDAKTEJO: 14, av. de Corbéra, Paris 12e. – GVIDANTO: E. Lanti. – SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. – ADMINISTREJO: R. Lerhner, Kolmstr. 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS dusemajne

ĈU NACIA AŬ SOCIA EGALRAJTECO?

Letero el Jugoslavio.

Estas malpermesite ĉi tie diri ion pri la nuna politika situacio, k precipe diri la veron. Farante tion oni riskas sian liberon; arestoj k persekutoj minacas, oni akuzas vin pri aktiva komunisteco. Ho ve! al la malfeliĉulo, kiu devas suferi la plej diversspecajn neimageblajn torturojn, kiuj ofte (precipe dum la lastaj jaroj) sekvigas la morton. Sed malgraŭ tia besteca subpremado ekzistas ankoraŭ sinceraj k veron dirantaj homoj, precipe inter la proletaro.

La fundamenta problemo por proletaro k duonproletaro estas ĝia socia subpremiĝo. Depost jaroj la laboristoj vegetadas kun nesufiĉaj salajroj, en ĉifonitaj vestoj. Laŭ la statistikoj el pluraj jaroj la meznombra salajro estas 25 dinaroj (1.50 mk. germ. aŭ 0.36 dol.) tage. Kiel laboristo vestu sin, se malbonkvalita kompleto kostas 1000, bonkvalita 2000 dinarojn!

Kaj nuntempe la tutan ekonomion, bankojn, industrion k metiistojn premas la krizo. Pri nova laboro aŭ ekonomia reviviĝo oni ne pensu. La bankroto de kelkaj bankoj, la ĉeso de l’germanaj riparpagoj k la perforta deflacio de l’ dinaro elĉerpis la lastajn fortojn de l’ lando, plifortigis la retenon de l’ mono k haltigis la konstru-industrion, kiu antaŭ unu jaro ankoraŭ estis tre vigla.

Plej malbone fartas la kamparanoj. Iliaj produktoj ne plu vendiĝas. Pro la primitiva terkulturado ili ricevas tre malmulte da profito, k jam depost jaroj amasiĝas la ŝuldoj, farataj por pagi impostegojn. La kamparanaro konsistigas 85% el la loĝantaro. Dum duona jaro kamparano enspezas ne eĉ tiom, por povi aĉeti kompleton. Antaŭmilite li povis per vendo de bovino aĉeti vestaĵon k ŝuojn por si k kvinpersona familio k pagi la impostojn. Hodiaŭ li povas nek la unu nek la alian, ne nur tial ke li ricevas malpli por bovino (proksim. 1000 din.), sed ĉar la impostoj estas multe pli altaj k la industriproduktoj plikariĝis. La granda falo de l’ kamparana aĉetpovo igas nesolvebla la krizon por la grandkapitalistoj k militistoj, kiuj regas la landon. La impostegoj devas plejparte esti pagataj de la kamparanoj k laboristoj; ili estas elspezataj por la soldataro, la polico, la ĝendarmoj k la ŝtatadministracia burokrataro. La novaj internaciaj komercrilatoj endanĝerigas la trafikon kun eksterlando, kiu jam falis de 30 al 4,5 miliardoj da dinaroj.

Kvankam la sociaj problemoj devus esti la plej gravaj, la laboristaron k kamparanaron okupas unuavice la batalo pri nacia egalrajteco! Esenca estas la kontrasto inter la malnov-serba teritorio k la kroataj k slovenaj regionoj, kiuj konsentis en 1918 post likvidiĝo de l’ Habsburga monarkio al la „libera kuniĝo» kun la malnova Serbio. Kroatio k Slovenio estas sufiĉe industriigitaj, dum en Serbio la agrikulturo, eĉ tre primitiva agrikulturo, superregas. Krom tio — tre grave — ankaŭ laŭreligie la slavoj estas dividitaj: la Nordbalkano estas katolika, la suda ortodoksa, t. e. grekrite aŭ rusrite kristana. La nordanoj uzas latinan, la sudanoj kirilan skribon, dum la lingvoj kroata k serba estas tute samaj, nur plej sudoriente k plej norde la diferenco pligraviĝas. Dum la sudorienta Balkano ekonomie malprogresis, ĉar ĝi estis dum la lastaj 60 jaroj, post la liberiĝo de Bulgario el sub turka jugo, kelkfoje milit-teritorio, la norda parto estis indulgata de militaj teruraĵoj jam depost ducent jaroj. Ankaŭ intelekte la nordanoj estas superaj al la sudorientanoj; sekve, logike, devus regi Jugoslavion la intelekte pli fortaj nordanoj, speciale pro tio, ke la bulgaroj havas propran ŝtaton k la serboj estas en pli ol 50%-a malplimulto en Jugoslavio.

Se en 1918, post malapero de l’ Habsburga monarkio, estus malaperinta ankaŭ la Koburga dinastio en Bulgario, kiel rezulto ankaŭ la bulgaroj estus unuigitaj en Jugoslavio, k la unuiĝo ricevus federacian karakteron, ne nur por la bulgaroj, sed ankaŭ por kroatoj k slovenoj. Sed — filo de Koburgano sukcesis konservi sian tronon k memstaran bulgaran ŝtaton. Kaj kroatoj k slovenoj unuiĝis plene, rezignante iun karakteron de memstareco, dum Serbio aneksis parton de Bulgario k Makedonio, tiel kreante novan malamikecon inter si k Bulgario.

Dum 1928 kroatoj sub gvido de Stepan Radiĉ postulis memstarecon en federacia formo. Sed Radiĉ estis pafmortigata kun aliaj delegitoj en la parlamentejo. La posteuloj de Radiĉ ne plu riskis decidan batalon, sed kontentiĝis per pasiva rezisto kontraŭ ŝtata administracio k parlamento.

En 1929 la monarko deklaris la diktatorecon, en 1931 tamen enkondukis duon-konstitucian sistemon per parlament-elektoj, laŭ tiu formo, ke povas esti kandidato nur tiu, kiu akceptas la programon de la reĝa registaro. Eĉ tiu sola partio, por kiu oni rajtis elekti en novembro 1931, ne ekzistas reale; eĉ post forpaso de unu jaro ĝi ne estas konsistigita, kvankam laŭleĝe ĝi devus funkcii depost marto 1932 en la tuta lando. Dank’ al tio ĉiuj gravaj postenoj, precipe en la armea administracio, estas okupitaj de serboj. Kirila skribmaniero estas ĉie enkondukita. La politika teroro regas pli terure ol iam.

— página 2 —

38 — SENNACIULO

La unua viktimo estis la komunista partio, kiu perdis centojn da batalantoj post la eksterleĝigo. Poste la kroata movado estis samniveligata kun la komunista k persekutata, ja ankaŭ la komunistoj pledis por federismo. La proletaro de Jugoslavio estas sur flanko de l’ federistoj k defendis samtempe la rajtojn de l’ naciaj malplimultoj. Tamen la proletaro subtenas neleĝan partion homogenan tra la tuta lando, montrante tiel, ke ĝi kredas al la eblo solvi la socian k nacian demandon per tiu ĉi partio. Ankaŭ ekzistas laŭnombre malforta socialdemokrata partio, kiu malatentas la nacian demandon k komplezas enordiĝi en la nuna reĝimo, kiel en la antaŭaj. Tiu reĝimo garantias la regadon de l’soc. partianoj en la leĝaj sindikatoj k asekurkasoj. La socialistaj sindikatoj havas apenaŭ 35 mil membrojn, la faŝistaj nur 6–7000. Sume ekzistas 1 miliono da laboristoj. La maldekstraj sindikatoj havis — antaŭ ilia malpermeso laŭ la „ŝtatdefenda» leĝo — 120 mil anojn k en la periodo, kiam ili denove rajtis ekzisti: en 1924–28, proks. 45 mil. Hodiaŭ do ne eĉ 5% el la laboristaro estas sindikate organizitaj.

Al la „asekur-kasoj», laŭdataj de l’ socialdemokrataj burokratoj, ŝuldas la labordonantoj de hodiaŭ ankoraŭ okupataj 560 mil laboristoj 170 milionojn da dinaroj; la duono el tiu sumo estas konsiderata kiel perdita k neenkasigebla. La pasivoj de l’ kasoj jam sumiĝas je 70 milionoj. * * *

Ferdinando Domela Nivenhuis (Nieuwenhuis), 1846—1919

La finbatalo estos batalata inter Romo k la anarkismo.

La signifo de figuro kiel Domela Nivenhuis kuŝas en lia propra evoluo; el kristano li fariĝis anarkisto, el aŭtoritata — liberana socialisto, el liberalulo — revoluciulo; due en lia granda valoro por la socialista movado. Domela Nivenhuis naskiĝis la 31-an de decembro 1846 en Amsterdamo. Lia familio estis tre riĉa k burĝa. Liaj avo k patro estis predikistoj. Jam dum la studado komenciĝis la dubo, dubo pri la fabeloj bibliaj, dubo pri la di-ekzisto. Tamen li ekzameniĝis k en 1879 li fariĝis predikisto. Iom post iom li tamen konstatis, ke multo mankas en la vivo precipe de la laboristoj, li vidis la skavecon, en kiu ili vivas k komprenis [?] la rolon, kiun la eklezioj ludas en ĉi tiu klasa socio. Finfine li decidis forlasi la preĝejon k ĵetis sin en la laboristan movadon. En la lasta prediko li diris: „Por mi ne estas la ĉefafero esti kristano, sed esti homo.» En unu el siaj unuaj artikoloj li skribis: „Mi venis en la laboristan movadon, kiel, mi ne scias; mi laboris en ĝi, antaŭ ol mi konsciis, mi ne serĉis ĝin, la cirkonstancoj gvidis min.»

Tiam komenciĝis la longa, malfacila propagando, instiganta la amason batali kontraŭ la kapitalismo, por la socialismo. Li travojaĝis la tutan landon, li ne interrompis ĉi tiun propagandon; ĝis la morto li restis la vigla, senlaca propagandisto. Ĉirkaŭ li formiĝis organizo, kiu aperigis gazeton „Rajto por Ĉiuj», kies redaktoro li [?] estis. Tiutempe li estis adepto de Marks [?]. Elektita kiel parlamentano, li jam baldaŭ rimarkis, ke laŭ ĉi tiu maniero (la parlamentismo) la laboristoj neniam liberiĝos. Tiutempe li verkis broŝuron pri la senlaboreco, k jam tiam li antaŭdiris la venontan daŭran senlaborecon. En tiu broŝuro li skribis: „La kapitalisma salajrosistemo nepre havas senlaborulojn, do for la salajrosistemo! En la kapitalisma produktosistemo la laboristoj estas malriĉaj k mizeraj. Do for ĉi tiu sistemo! Plue li defendis la pren- k manĝrajton. Pli k pli Domela Nivenhuis komprenis, ke nur la individua libero garantias pli bonan sociordon. La konflikto kun la marksismo komenciĝis k en 1898 li konfesis sin anarkisto. En tiu tempo li estis kondamnata je unujara mallibereja puno pro artikolo skribita en „Rajto por Ĉiuj», kiu estis ofenda por la reĝa familio. Mem li ne skribis la artikolon, sed kiel respondeca redaktoro li rifuzis diri la nomon de la verkinto.

En la dek unuaj kongresoj de la unua Internacio, fondita en 1889 en Parizo, li estis unu el la plej distingaj figuroj. Li estis opozicianto, ĉar laŭ li la vojo de la parlamentismo k aŭtoritata socialismo nepre devas gvidi al reformismo k senfortigi la laboristojn.

Li verkis libron „Bankroto de la Marksismo», en kiu li atakas ĉiun ajn ŝtaton. Kiam socialistoj prenos la ŝtataparaton, ankaŭ ili nur povos regi per la subpremado al la amaso. „Ĉiu stato prenas politike k ekonomie la plej grandan potencon super la homo». Jam en la kongresoj de 1891 en Bruselo k 1893 en Zuriko li defendis „ĝeneralan strikon» kontraŭ eventuala mobilizo. Tiutempe oni nomis tion „ĝenerala sensencaĵo». Nuntempe la socialistaj internacioj transprenis ĉi tiun „sensencaĵon».

La batalo inter la liberanaj k ŝtatanaj socialistoj pli k pli akriĝis k finfine la skismo estis fakto. La devizo estis: for la kapitalo, eklezioj k kazernoj, for la ŝtato. La alia tendenco deklaris, ke religio k militismo estas privataferoj.

Ĝis la morto Domela Nivenhuis restis anarkisto. Grandegan pioniran laboron li faris. Kvardek jarojn li redaktis la gazeton, unue nomitan „Rajto por Ĉiuj» k poste „Libera Socialisto». Minimume dufoje semajne li oratoris. Pli ol cent librojn aŭ broŝurojn li skribis. Ĉefverkoj estas: Historio pri la socialismo, De kristano ĝis anarkisto, La Parlamentismo, Bankroto de la Marksismo, Kompendio de la Liberpensulo, La socialismo en danĝero, ktp. Multe ankaŭ laboris la iama predikisto en la liberpensul-movado.

En 1904 li kunvokis la unuan internacian kontraŭ-militistan kongreson en Amsterdamon, kie i. a. estis reprezent-

[BILDO p.2 | 64,32,90,75] Foto de bronza statuo de Domela Nivenhuis: barba viro en longa jako, staranta, kun la dekstra brako levita kaj pugno fermita. Subskribo: «Statuo al Nivenhuis».

ataj 116 000 anglaj ministoj k 100 000 organizitaj hispanaj metiistoj. Estis fondita Internacio de kontraŭ-militistoj. En 1907 okazis la dua kongreso, kiun i. a. partoprenis Ema Goldman, Eriko Malatesta, Luigi Fabri, Marmand k Petro Ramus.

La fondita internacio fakte nur vivis en Holando, kie ĝi forte laboris k laboras. En 1917 tamen la holanda sekcio denove komencis labori por fondi internacion k en 1920 en Berlino la „Internacia Kontraŭmilitista Oficejo» estis fondita, kiu ĝis nun

— página 3 —

SENNACIULO — 39

bone k sukcese laboras. Ĉi tiu internacio estas rezulto de senlaca laboro de Domela Nivenhuis. Multe li suferis pro sia idealo, sed neniam li perdis la kuraĝon.

Lia vivo montras la kontraŭon kun la vivo de multaj aliaj gvidistoj. Li, veninte el la malamika klaso, donis ĉion en la batalo: monon k forton, k tre malriĉa li mortis la 18-an de novembro 1919. La tago, en kiu li estis cindrigata, montris, kiel la laboristoj honoris lin. Dek miloj ĉeestis en la stratoj de Amsterdamo. Mortis homo, kiu donis ĉion en la liberigbatalo, ĉion por sia idealo.

Sur granda placo en Amsterdama popolkvartalo la laboristoj starigis statuon, 17 metrojn altan, memore al la granda pioniro por la socialismo. Sur ĝi troviĝas lia parolo: Mi pereu, se tio utilas!

V. Vesels (12 721).

La situacio de l’ŝtatlaboristoj en Francio

Kiel multaj ŝtatoj, nia tielnomata bela Francio suferas pro buĝetaj doloroj ĉe la kaso; en ĉi tiu mankas nur ĉirkaŭe 12 miliardoj. Sed, feliĉe, ĉe la lastaj voĉdonoj, ni sukcesis havigi al ni maldekstran registaron gvidatan de honesta, sincera k lojala s-ro Erjo (Herriot). Tiuj epitetoj estas nepre aldonotaj, kiam hazarde, kara leganto, vi citos la faman nomon de nia pipfumanta ĉefministro.

Do, tuj post la balotado ni ĝoje frotis niajn manojn unu kontraŭ la alian k tute trankvile atendis la novan politikon starigitan de nia radikala registaro. Sed, baldaŭ, leginte la buĝetprojekton, mire ni konstatis, ke ĝi estis tute konforma al la dekstra politiko de la antaŭa registaro. Hodiaŭ mi volas raporti nur pri la ĉapitro rilatanta al la ŝtatlaboristoj, kiu vekis grandan protestmovadon. Por ricevi la mankantan monon, interalie, oni intencas malpliigi la ŝtatoficistajn salajrojn. La plano estas jena: ĝis 12 mil francaj frankoj netuŝataj estas la salajroj; pli altaj malpliiĝas progresie de 3% ĝis 10%. Krome la specialaj krompagoj en urboj, kiuj iel kompensas la pli karan vivkoston, estas malpliigataj je 20%. Ni aldonu, ke la aĝo de finservo por la instruistoj estas plialtigata de 55 jaroj ĝis 60 jaroj. Krom tio, pro ekonomio, oni fermis vilaĝajn lernejojn, ne konsiderante, ke la instruado estas leĝe trudata al la infanoj k monpunataj estas gepatroj, kiuj ne sendas siajn infanojn al la lernejo (fermita!).

Se oni pensas, ke antaŭ la voĉdono ĉiuj nunaj ministroj, aŭ preskaŭ ĉiuj, promesis ne fari tion, kion ili faris tuj post sia alveno ĉe la registaro, oni facile komprenos, kial mi insiste komence aludis pri la epitetoj laŭdantaj Erjo (antaŭ ĉiuj oni metu nian tiom utilan prefikson „mal»).

Sed eĉ io malbona kelkfoje utilas. Tia estas nun la okazo. Ĉe minaco de la registaro la ŝtatlaboristaro entute leviĝis, kiu ajn estu la tendenco. Ambaŭ konfederacioj sindikataj, „reformista» k „revolucia», alvokis al manifestacioj surstrataj k mirige respondis la membroj. Neniam en Francio oni konstatis tian batalemon ĉe korporacioj, kiuj tre malfacile konsentas utiligi protestrimedojn radikalajn. Kutime la gvidantoj vizitas la ministrejojn, la parlamentanojn k tiel sukcesas ricevi kelkajn rezultetojn, kiuj kontentigas la membrojn. Kaj same agas la „revoluciaj» sindikatoj (C.G.T.U.) kiel la „reformistaj» (C.G.T.). Sed nune, pro la registara vipado, kun granda plezuro ni konstatis iun ŝanĝon ĉe la starpunkto de la plej malagemaj korporacioj, inter kiuj la ĉefa estas la instrulaborularo. Alia bona rezulto de tiu registara minaco estas starigo en multaj lokoj de komunaj kunvenoj k manifes-

La granda ribelo de l’Ljonaj (Lyon-aj) silklaboristoj en 1831

(Fino. Vd. antaŭan n-ron.)

Petskribo, subskribita de 4000 laboristoj, estis sendita al la parlamento, postulanta la restarigon de l’metia tribunalo funkciinta dum Napoleona regado. La stilo de tiu petskribo estis simpla, sed la teksto pruvis, ke la laboristoj jam konsciis pri nejusto en la socio, ĉar ili firme atakis siajn mastrojn.

Historiisto Monfalkon (Monfalcon) rimarkas prave: „La granda movado de 1830 havis, sur nian laboristaron, grandan moralan influon. Ĝi tiris ĝin el kutima apatio, konsciigis ĝin al ideo pri sia propra forto k siaj rajtoj: ĝi emancipis ĝin komplete. De tiam, liberemaj pensoj eniris la hejmojn k la laborejojn; oni parolis pri publikaj aferoj. La postaj okazantaĵoj trovis grandan parton de la laboristoj jam organizitaj en politikaj asocioj«.

Kaj en 1930, senatano Justeno Godar (Godart), en verketo pri „la Revolucio de 1830 en Ljono», diris: „Al la tri „gloraj» tagoj de julio 1830 baldaŭ devis sekvi la tri „malgajaj» de novembro 1831, kie ribeliĝis, pro la tarifo k por sia pano, la silklaboristoj grupigitaj sub la nigra standardo portanta kiel devizon: Vivi laborante aŭ morti batalante! La instruo de 1830 estis perdita por la burĝaro, kiu pensante nur pri politiko, ne sentis, ke por la laboristoj, la libero sen la socia justo estas nenio.«

En 1831, leĝo de l’26a de marto pliigis la impostojn. La prefekto skribas al financa ministro, ke la laboristoj devas pagi la trioblon, eĉ la kvinoblon de antaŭaj impostoj. Pliigo de tiuj impostoj estis konsekvenco de la malpliigo konsentita al sud-francianoj, ĉar la registaro malpliigis la impostojn sur vinoj k alkoholo.

Kaj samtempe la mastroj malpliigis la salajrojn pro nesufiĉa vendado. Dekmiloj da laboristoj protestis k ili decidis sin turni al la prefekto por esti protektataj k helpataj. Ili decidis postuli la publikigon de tarifo deviga por la fabrikantoj k pro tio viziti la prefekton, barono Buvje du Molar (Bouvier du Molart).

La 8an de oktobro 1831 okazis la unua kunveno de la laboristoj, en kiu ili unuanime decidis postuli la nepran plialtigon de la salajroj.

La 10an de oktobro, en la dua kunveno, oni elektas plenumkomisionon, kiu verkis k sendis leteron al la prefekto. La esprimoj estas tre mildaj, ĉar oni esperas bonfaremon de la magistrato.

La 21an de oktobro, antaŭ Molar devis okazi miksa kunveno el laboristoj k mastroj; ĉiu partio havas 24 delegitojn. Sed la mastroj ne venis.

Alia kunveno okazis la 25an de oktobro k daŭris 4 horojn. La mastroj ĉeestis; la kunveno [?] akceptis la salajrojn laŭ la tarifo de la [?] laboristoj prilaborita.

Prefekto Buvje du Molar k la urbestro subskribis la kontrakton la 26an de oktobro 1831 k ĝi devis validi depost la 1-a de novembro. Kelkaj fabrikistoj eĉ konsentis pagi la laboristojn laŭ la nova tarifo jam de ĵaŭdo 27a, vendredo 28a k sabato 29a de oktobro, sed la granda plimulto de la entreprenistoj ne emis akcepti la novan staton. Jam fine de la semajno, fabrikistoj minacis fermi siajn magazenojn „por devigi la laboristojn fari kelkajn cedojn». La batalo estis prokrastita, sed ĝi devis eksplodi.

Tuj post la traktado de l’tarifo, la fabrikistoj sendis proteston al la parlamento.

La 22an [?] de oktobro, jam granda amaso da silklaboristoj [?] kunvenis en „Flavruĝa Kruco» (Croix-Rousse), antaŭurbo de Ljono; la prefekto postulis soldatojn k la generalo rifuzis. En Ljono estis 1800 soldatoj k 10 000 membroj de la „nacia gvardio», kies 3/4 estis laboristoj. Sed la konflikto inter civila k armea potencoj ne daŭris,

— página 4 —

40 — SENNACIULO

tacioj inter la du sindikataj organizoj supre menciitaj.

Por citi lokan ekzemplon, en Ljono (Lyon) 2000 ŝtatlaboristoj manifestaciis surstrate, la revolucianoj marŝis ĉe la fino de la longa vicaro k kantis la Internacion, dum la aliaj mute marŝadis. Oni ankaŭ aŭdis fiajn kantojn kontraŭ Erjo, kio mirigis la pasantojn, kiuj ne kutimis aŭdi tion en urbo, kies urbestro estas Erjo k kie li ĝuas favoran famon.

Spite la eble troa longo de tiu letero mi tamen devas noti alian karakterizan detalon pri la ŝtatlaboristaj sindikatoj aŭ pli ĝuste pri la instruistaj. Oni starigis referendumon, por ke la membroj diru, kiajn rimedojn ili estas pretaj apliki por rezisti je salajra malpliigo; al serio da demandoj la membroj devas respondi: jes aŭ ne (sur tabelo). La rimedoj proponataj iras de striko ĝis tute malgravaj protestoj. Sur la tabelo de mia sekcio mi konstatis, ke ĉiuj rifuzis la strikon k multaj eĉ rifuzis unuhoran ĉesigon de la laboro. Ĉiuj aliaj rimedoj kiel eksiĝo de la delegitoj ĉe diversaj komisionoj estis akceptataj. La konkludo estas, ke la instruistoj estas ĝenerale timemaj k tio des pli, ju pli alte ili staras sur la gradoj de instruo. Ni ankaŭ notu, ke el la ŝtatlaboristoj la plej kuraĝaj k agemaj estas la poŝtistoj (en Francio poŝto estas ŝtata servo).

Cetere, supozante, ke la instruistoj strikadus, kia estus la reago de la privataj laboristoj? La gazetaro jam de pluraj jaroj ĉiel klopodas, por ke la privataj laboristoj malestimu la ŝtatajn. Kaj iel ĝi sukcesis. La situacio nun estas tia, ke la gvidantoj de ĉiuj sindikatoj subtenas nian protestmovadon, dum el la sindikatanoj multaj opinias, ke tute prave oni malpliigas niajn salajrojn. Kaj se la instruistoj ne laboras, la infanoj devos resti surstrate aŭ hejme, kio certe ne kontentigos la gepatrojn. Pro tio oni povas opinii, ke la striko de instruistoj ne estas taŭga rimedo, ĉar ĉefe la aliaj laboristoj suferos pro ĝi.

Ni poste raportos pri la rezulto de tiu amasa agado unuafoje okazanta ĉe franciaj ŝtatlaboristoj.

K. Ru (835).

RELIEFAJ OKAZINTAĴOJ.

En Germanio la generalo Ŝlajĥer (Schleicher) estas nomita kanceliero. En la parlamentejo okazis korpa batalo inter komunistaj k naci-socialistaj deputitoj. — Malkonkordo en la interno de l’ nacisocialista partio sekvigis la eksiĝon de G. Straser (Strasser) el gvidposteno.

En Belgio la socialdemokratoj gajnis ĉe la parlament-elektoj 3 sidlokojn (ili havas nun 73 anstataŭ 70 en 1929); la komunistoj gajnis 2 (ili havas nun 3 anst. 1). Liberaluloj k flandraj naciistoj perdis profite al la katolikoj.

Inter la franca k soveta registaroj estas subskribita kontrakto pri reciproka ne-atako, per kiu la kontraktantoj sin ligas i. a. sin deteni de ĉiu agitado, propagando, kiu celus difekti la teritorian tuton de l’ alia aŭ transformi perforte la politikan aŭ socian reĝimon.

La soveta registaro per dekreto transdonis la kontrolon pri la nutrado de l’ laboristoj al la direktoroj de l’ fabrikoj k a. gravaj entreprenoj, kiuj lastaj tiel fariĝas estroj super la lab. kooperativoj.

Per granda ofensivo la japanoj dispelis en Manĉurio la ĉinajn „ribel»-armeojn, senĝene malatentante la decidojn de la Ligo de Nacioj.

La malarmado konferenco en Ĝenevo stagnas. Germanio konsentis denove partopreni ties laborojn post promesoj pri rajto je armado.

En Brazilio per dekreto de l’ prezidanto estas malpermesita la plantado de kafo dum tri jaroj, pro tio ke 18 milionoj da sakoj estas stokitaj k la nova rikolto superas la antaŭviditan eksporton.

En Lvov k aliaj poliaj urboj okazis gravaj antisemitaj ekscesoj, elvokitaj de naciistaj studentoj.

La kabineto Erjo (Herriot) en Francio estas renversita pro la problemo de l’ ŝuldopago de l’15. decembro al Usono. — La ekssocialisto P. Bonkur (Boncour) sukcesis formi novan kabineton sur la sama bazo kiel la antaŭa.

ĉar la momento postulis rigorajn rimedojn por „savi la ordon».

Dimanĉon, la 20an de novembro, sur placo de antaŭurbo Flavruĝa Kruco okazis granda manifestacio. Estis decidite ĉesigi la laboron tuj la morgaŭon k postuli la respekton al la nova tarifo, k tiucele veni en la urbon. La administracio, gvidata de la prefekto k urbestroj de Ljono k Flavruĝa Kruco decidis malpermesi la amasan eniron de la laboristoj en la urbo. La unua legio de l’nacia gvardio, kiu konsistis ĉefe el mastroj, okupis la kvin pordojn, tra kiuj pasis la vojoj de Flavruĝa Kruco al Ljono, la 21an de novembro, je la unua matene.

La unua kunpuŝiĝo inter nacia gvardio k laboristoj okazis apud la Granda Montvojo (Grand’ Cote). La soldatoj pafis k mortigis laboristojn, sed ĉi-lastaj estis bone armitaj k ili venkis. Pli malsupre, proksime de la urbdomo, barikadoj estas konstruitaj k la batalo estas vigla. La laboristoj triumfas k ili kaptas la prefekton k la generalon, komandanto de l’nacia gvardio.

La 22an de novembro, la laboristoj, bone armitaj, flirtigis la nigran standardon kun surskribo: „VIVI LABORANTE, AŬ MORTI BATALANTE». La pafado estas terura, la kugloj trafas pli k pli da homoj. Matene, laboristoj de Gujlotjer (Guillotière) k Broto (Brotteaux) venas per Sentfua (Ste-Foy), Sentĵust (St-Just) k ponto de Senramber (St-Rambert) al Flavruĝa Kruco por helpi siajn kamaradojn. Nur la 23an de novembro, je la 7a vespere, la batalo finiĝis per kompleta venko de laboristaro. La bilanco de tiuj ribelaj tagoj estis jena: pli ol 1000 laboristoj estis mortigitaj per la kugloj k kanonpafoj de la ŝtata armeo. Sed pruvo, ke la laboristoj estis zorgemaj pri alies propraĵo, estas ke nur tri magazenoj estis detruitaj, k ne de ili. Super la venkintaj laboristoj flirtis la flago. „Panon laborante, morton batalante.» Vespere, la prefekto decidis fortiri la soldatojn k ilin loki apud Ljono; li agnoskis la venkon de la laboristoj.

Bedaŭrinde, la Ljonaj silklaboristoj, kiuj batalante kontraŭ mastroj k registaro elmontris valoran klasan senton, tro fidis al la lojalo de la prefekto k de la mastroj venkitaj. La tempo pasis k rapide la situacio fariĝis denove sama, kiel antaŭ la novembra ribelo. La ĉefa punkto de la tarifo, t.e. la rifuzo de la ĉiutaga 25-centima malpliigo de la salajroj projektita de la mastroj, baldaŭ estis forlasata.

La registaro severe agis rilate la laboristojn: 60 gvidantoj de la ribelo estis malliberigataj k kondamnataj; 10 000 laboristoj estis pelataj el la urbo, ĉar laboro al ili ne estis konsentita.

Sociologoj k historiistoj de la socialisma movado multon verkis pri la ribelo de novembro 1831. Menciinda estas la komento de l’burĝa „Debatĵurnalo» (Journal des Débats): La ribelo de Ljono malkovris gravan sekreton, tiun de la batalo inter posedantularo k senhavularo.» La kapitalistoj bone komprenis la gravan karakteron de tiu movado, kiu ne estis idea, kiel la Granda Revolucio de 1789 k la Revolucio de 1830, sed profunde socia.

La Ljonaj laboristoj ne ribelis por akiri malgrandajn politikajn rajtojn, kiel la voĉdonrajton; ili faris revolucion pro salajroj k ne hezitis ataki la mastrojn k la registaron per armiloj. Tiu movado estis la unua en la laborista historio, kiu montras, ke proletoj organiziĝis por defendi siajn salajrojn k por akiri ties plialtigon.

La francaj laboristoj profitis el tiu revolucio k 40 jarojn poste, la Parizaj komunanoj pli vigle staris kontraŭ burĝa registaro. Bedaŭrinde, la Komuno ne sukcesis, sed tiaj ekzemploj k oferoj ne estas vanaj: ili ĉiam ricevas venĝon k kompenson. En 1917, la oktobra rusa revolucio venĝis la kuraĝajn mortintojn de 1831 k 1871.

M. Ru (Roux), 132.

Menciu nepre esperanton ĉe represigo de artikoloj esper.-devenaj!

— página 5 —

SENNACIULO 41

SENNACIULA LIBERPENSULA PAĜO

Redakcia adreso: ADOLF WALDMANN, Illerstr. 8, BREMEN, Germanio.

El la Internacio

La venonta mondkongreso liberpensula okazos laŭ decido de l’plenuma komitato de l’Internacia Liberpensula Unuiĝo (IFU) en Hispanio. La diversaj sekcioj estas alvokataj jam nun zorgi, ke okazu multnombraj delegoj. — Ĉefpunktoj de la tagordo estos:

  1. La ĝenerala politika situacio,
  2. La kulturpolitika reakcio,
  3. Socipolitikaj tendencoj de l’eklezioj,
  4. La ideologia atako de l’reakcio k la aparta tasko de l’IFU.

Krome estas projektita kontraŭmilita manifestacio. Rilate al la apartaj cirkonstancoj en Hispanio ankaŭ la lernejproblemo estas pritraktota.

Internacia korespondado inter liberpensul-infanoj ekfunkciis. Kiu volas partopreni, estas petata, sendi sciigojn pri adreso, aĝo, lernejo, dezirata korespond-lingvo k -lando al

Kultursekretariat des Deutschen Freidenker Verbandes, Berlin SW 29, Gneisenaustrasse 41.

El diversaj landoj

Germanio:

Post kiam la germana registaro en majo 1932 malpermesis la komunistan liberpensulan unuiĝon, la reakciuloj klopodegas pereigi la tutan germanan liberpensulan movadon. — Antaŭ nelonge la ĉefkomitato de l’prusia parlamento akceptis proponon de la naciistoj, kiu postulas la malpermeson al la Germana Liberpensula Unuiĝo (kun pli ol 600 000 membroj!).

Sed la liberpensula movado ankoraŭ vivas! — La nombroj de l’eksiĝoj el la eklezioj ĉiam kreskas. Dum la jaro 1931 eksiĝis sole en Berlin 79 274 homoj kompare kun 66 635 en la antaŭa jaro. Tio signifas kreskon je proksimume 19%. Perdis la protestantoj 71 102, la katolikoj 7450, la judoj 722 adeptojn. — En Essen okazis, kiel respondo al la tie okazinta katolika jarkunveno, impona kulturtago de la liberpensularo en Rejnlando k Vestfalio. Grandioza manifestacio atestis la batalemon k oferemon de l’proletaro malgraŭ mizero k ĉikano.

Hispanio:

Antaŭ nelonge la registaro forpelis la kardinalon Segura pro respublikmalamika propagando. La papo nun investis kiel posteulon la episkopon de Oviedo, Luis i Perez. — Ruza artifiko! Perez estas la fondinto de unu katolika sindikato k subtenis en 1922 dum la granda minista striko la laboristojn, haviginte manĝaĵojn al iliaj infanoj. Tiele li laŭdire ricevis la alnomon „socia episkopo». — La katolika eklezio ĉiam bone akomodiĝas!

Britio:

„The Catholic Directory» (La Katolika Informilo) raportas, ke en la jaro 1931 eniris la katolikan eklezion de Anglio k Skotlando 11 980 konvertitoj. — 46 novaj preĝejoj k kapeloj estas malfermitaj, do preskaŭ ĉiusemajne unu. Tiele nun ekzistas sume 2274 katolikaj preĝejoj. — Ok novaj katolikaj mezlernejoj estas malfermitaj, nun ili nombras 519. — La nombro de la elementaj lernejoj plialtiĝis je 20 al 1331. — La nombro de l’katolika popolo kreskis en la lastaj 12 monatoj je 28 993 al 2 235 237.

Kompiltradukis laŭ „Ateisto», „Liberpensulo» k „Fajrero» 11 761.

Meksikio:

La papo antaŭ nelonge publikigis novan enciklikon, en kiu li akre atakas la meksikian registaron pro la tieaj „kristan»-persekutoj. Ne tre longe post la publikigo de tiu ĉi encikliko la meksika registaro ekzilis la ĉefepiskopon Rus i Florez (Ruiz y Flores) pro tiu encikliko k lia konduto kontraŭ la registaro.

Unu el la ĉefaj kaŭzoj por la encikliko estis la leĝaro de Meksikio k de ĝiaj subŝtatoj kontraŭ la katolika eklezio. 13 subŝtatoj k la federacia teritorio dekretis leĝojn pri la nombro de l’pastroj, al kiuj estos permesate praktiki diservon. Ĉiu meksikia subŝtato laŭ la konstitucio havas la rajton fari tion.

Plej energie procedis Tabasko, kies gubernatoro Kamaval estas „fikonata persekutisto al kristanoj». Depost 1924 tie validas leĝo, laŭ kiu povas praktiki diservon nur edziĝinta pastro. Nur unu sola pastro ekzistas en tiu ĉi subŝtato kun 224 000 loĝantoj. Malsupra Kalifornio permesas 2 pastrojn por 60 000 loĝantoj, Ĵiapas (Chiapas) 1 por 60 000. La federacia teritorio Meksiko inkluzive Meksikurbo havas 25 pastrojn, t. e. 1 por 43 200 loĝantoj. Jukatan k Ĵihuaha (360 000 k 440 000 loĝantoj) permesas 1 pastron por 40 000 homoj. „Iagrade funkcianta pastrumo» estas ebla nur en Aguas Kaliente; tie ekzistas 22 pastroj por 110 000 loĝantoj. En tuta Meksikio kun pli ol 8 milionoj da loĝantoj funkcias 314 pastroj.

La katolika gazeto, el kiu mi ĉerpas ĉi tiujn informojn, finas: „Nenia provo de la meksikia registaro pravigi sin povas kaŝi la brutan pruvon pri la senkultureco de tia bandita regado!» Nu, fakte la meksikia registaro ne havas kaŭzon timi la riproĉon pri senkultureco. Kion ĝi faris, ja estas nur la unua paŝo por ebligi konstruadon de vera kulturo baziĝanta sur libera memdecido de la homoj.

16 900.

Liberpensula fakkunsido en Ŝtutgarto

Faktoj: Bedaŭrinde nur partoprenis germanoj. La pritraktoj estis nur unuflankaj, ĉar mankis sugestoj el aliaj landoj.

Kialoj: Ke la granda plimulto de l’kongresintoj, do ankaŭ de l’liberpensuloj, en Ŝtutgarto memkompreneble estis el Germanio, ke samtempe kun nia liberpensula fakkunsido okazis ankaŭ anarkista, tio ne senkulpigas la absolutan mankon de l’alilandanoj. — Ĉu la liberpensulaj SAT-anoj en Germanio estas pli aktivaj ol en aliaj landoj?

Taskoj: La liberpensulaj SAT-anoj en aliaj landoj pruvu la malon! — Estontaj OKK-oj zorgu, ke ne okazu paralelkunvenoj!

Arbarulo.

[REKLAMO p.5] ĈU VI JAM ANTAŬMENDIS laŭ speciala tarifo (1 ekz. 0.30 mk. g., 5 ekz. 1.— mk., 10 ekz. 1.80 mk., 20 ekz. 3.30 mk. — ĉiu plia deko 1.50 mk.) kvanton el la 400-a NUMERO de „S-ULO»? SE NE, do ne prokrastu fari vian mendon. Tiu n-ro estos 16-paĝa, dukolora, bele ilustrita, sekve speciale taŭga kiel varbnumero k facile disvastigebla! Mendojn akceptas Administrejo de SAT, Kolmstr. 1, Leipzig O.27.

— página 6 —

42 SENNACIULO

TRA ESPERANTIO

AL LA TUTA MEMBRARO!

Grava novaĵo: Nova tarifo por aktivaj membroj!

Pro la longdaŭra k profunda ekonomia krizo, kies fino ne estas videbla, k kiu senlaborigis tre multajn esperantistajn laboristojn en la tuta mondo, ni decidis — neniun ŝanĝon tio alportas en la Statuto! — plifaciligi la aktivan membriĝon ĉe SAT. Al K-doj trafitaj de la krizo estos eble, laŭ la nova tarifo, kiun ni publikigas ĉi-sube, k kiu validos ekde januaro 1933, esti (resti aŭ iĝi) aktivaj membroj. Nome, eksterordinare malaltigante la kotizon por aktivaj membroj, ni liveros al la K-doj, pagontaj laŭ tiu tarifo, ĉiumonate unu numeron 8-paĝan, kiu inkluzivos „La Lernanto»-n k kiu enhavos kiel oficiala organo ĉiujn utilajn informojn pri la asocia vivo k ĝenerale pri okazaĵoj en la laborista esperanta movado. Laŭ tiu aranĝo la Gek-doj, kiuj profitos tiun ĉi tarifon, havos laŭstatute la rajtojn de aktivaj membroj!

La ĝisnuna kotizo por aktiva membreco tamen restas neŝanĝita por tiuj K-doj, kiuj deziras ricevi la kompletan gazeton (t. e. ĉiumonate 24 paĝojn). Same restas neŝanĝitaj la kotizoj por aspirantaj k subtenantaj membroj. Ĉiuj membro-kategorioj senescepte havas rajton ricevi la Jarlibron.

La gazeto do aperos de nun duparte k duonmonate: La Eldono A konsistos el numero 16-paĝa (monata), kiun ricevos nur la K-doj, kiuj pagos laŭ la ĝisnuna tarifo por aktivaj membroj; la Eldono B (oficiala organo) estos 8-paĝa, monata, k ĝin ricevos ĉiuj aktivaj membroj senescepte: tiuj, kiuj pagas laŭ la nova k tiuj, kiuj pagas laŭ la malnova tarifo.

Ni havas la konvinkon, ke tiu novaranĝo kontentigos ĉiujn k ĝojigos precipe tiujn multnombrajn K-dojn, kiuj pro mizerstato ne povante pagi por la kompleta gazeto, tamen deziras aparteni al sia tutmonda organizo k havi en ĝi egalrajtan lokon kun tiuj, kiuj pro pli favoraj cirkonstancoj povas pagi la pli altan sumon.

Ni direktas samtempe al ĉiuj K-doj, kiuj iel kapablas fari tion, la insistan peton helpi plue al la eldonado de ampleksa k bonimpresa Sennaciulo per pago de la ĝisnuna kotizo por aktiva membreco! Nur se tiu peto estos plenumita, se la rikoltado de la K-daro tra la mondo donos fruktojn, SAT povos plenumi ankaŭ en nova krizojaro sian gravan taskon en la servo de la proletaro… ĉar forta k ampleksa gazeto estas la plej efika k necesa batalilo de kiu ajn organizo.

Antaŭen por multmembra SAT k multe abonata „S-ulo»!

Direkcio de SAT.

Tarifo por Aktiva Membreco

Landoj kun „S-ulo» B kun „S-ulo» A k B
Argentinio, pes. 3.50 7.—
Aŭstrio, ŝil. 6.50 13.—
Belgio, belg. 6.50 13.—
Britio, ŝil. 5.— 10.—
Ĉeĥoslovakio, kr. 30.— 60.—
Danio, kr. 5.— 10.—
Estonio, kr. 4.— 8.—
Finlando, mk. 45.— 90.—
Francio, fr. 20.— 40.—
Germanio, mk. 4.— 8.—
Hispanio, peset. 7.50 15.—
Hungario, peng. 5.— 10.—
Japanio, jen. 3.— 6.—
Jugoslavio, din. 55.— 110.—
Latvio, lat. 5.— 10.—
Litovio, lid. 9.— 18.—
Nederlando, guld. 2.50 5.—
Norvegio, kr. 5.— 10.—
Polio, zlot. 7.50 15.—
Portugalio, esk. 22.50 45.—
Svedio, kr. 5.— 10.—
Svisio, fr. 5.— 10.—
Usono, dol. 1.25 2.50

Ne cititaj landoj pagu laŭ la germania tarifo.

Altlernejo Laborista ĉe la SAT-kongresoj

Kiel la legantoj jam scias per nia komuniko en la n-ro 398, ni projektas starigi k funkciigi dumkongresan altlernejon. Publikigante la ĉi-suban tekston, interkonsente kun K-do Neergaard, kiu bonvolis preni sur sin ties organizadon k gvidadon, ni esperas, ke multaj kompetentuloj respondos pozitive, proponante siajn servojn, farante sugestojn k donante konsilojn. Ni varme alvokas al partopreno k subteno. Direkcio de SAT.

Unu el la ĉefaj taskoj de SAT estas la klerigado al siaj membroj k la starigo de kulturaj interrilatoj inter klaskonsciaj laboruloj el la tuta mondo.

DISKUTEJO:

Al la ĉagrenita patro germana

(Vd. artik. en la n-o 397)

Mi konstatas, ke vi fiaskis rilate la altlernejan edukon de viaj infanoj. Do, kial ĉagreniĝi pri tio? Mi opinias, ke tiurilate la plej multaj germanaj gepatroj fiaskis same kiel vi. Sed ili ne publikigis tion. Ne povas esti aliel. Kial? Estas la kulpo de la germana laborista klaso, kiu dum 1918 ŝanĝis nur la nomon de la ŝtata firmo, sed cetere lasis la regadon en la manoj de l’malnovaj reakciaj konservativuloj. Precipe en la altlernejaj fakoj oni preskaŭ ne provis ion ŝanĝi. „Ni volas kreski en la novan ŝtaton», oni diris. — Hodiaŭ, post 14 jaroj, la burĝaj reakciuloj triumfas. La malnova spirito pli k pli refortiĝas, infektante eĉ ĉiujn junajn homojn. La altlernejo restis la instrumento por eduki burĝojn, sed ne socialistojn. Socialist-tendencaj instruistoj estas eksigataj el la altlernejoj. La junaj homoj, kiuj vizitas tiujn lernejojn, neeviteble fremdiĝas pli k pli je la socialist-tendenca edukado gepatra. Por tion aliigi, ni devus forigi la tutan burĝan ŝtaton k starigi la socialisman senklasan ŝtaton. Alia rimedo ne ekzistas.

Ĉu ni risku tion? Jes; sed ni devas scii, ke per parlamentoj tio ne eblas. La vojo de l’reformoj ankaŭ kondukis al fiasko. Por detrui la burĝan ŝtaton, la laborista klaso devas apliki senindulgan perforton. Libervole la burĝaro ne cedos. Vi atendas konsilojn: viciĝu ĉe la revoluciaj klasbatalantoj, por fine sukcesi forigi la burĝ-kapitalistan sistemon, kune kun la altlernejaj reakciuloj, kiuj venenas la sanan spiriton de viaj infanoj aparte k de la altlerneja junularo.

4660.

Pri mia „malveremo»

La sekvantaj linioj estas la de ni mallongigita respondo al artikoleto de K-do 16 459 aperinta en la n-ro 397 de „S-ulo» sub la titolo: „Raportantoj, verku kiel eble plej objektive k vereme!» — Red.

K-do 16 459 iom intermiksas en sia „informo» du okazaĵojn, la aktualan pri batalvoko de du kom. parlamentanoj (ne tribun-vizitintoj!) dum parlamenta kunsido, k tiun el la jaro 1921 pri kontraŭmilitaj virinoj, kiuj el sur la tribuno kriis sian postulon. Mi ne hezitas resumi: Neniam okazis en holanda parlamento tia ago;* nur komunistoj — sufiĉe kuraĝe — faris tion k altiris la atenton de l’ĉeestantoj al la fakto, ke iuj parlamentanoj ne akceptas la nunan sociordon (la reĝino ja estas la unua reprezentanto de tiu sociordo!). Tiel komprenante la komunikon, K-do 16 459 ne havus motivon por denunci min kiel malvereman kunlaboranton, kies raportojn oni legas nur „kun ero da salo»!

P. G. v. d. Plank (16 794).

* Se mi raportus pri ĝi laŭ la kompartia „La Tribuno», mi certe ne estus objektive verema, kvankam tiu gazeto sola asertas scii precize la diritajn frazojn, dum ĉiuj aliaj gazetoj (ankaŭ socialdemokrataj) — laŭ „La Trib.» — eraras!

— página 7 —

SENNACIULO 43

Estas tre grave, ke laboristoj lernintaj esp-on povas profiti per tio en kiom eble plej granda amplekso por akiri sciojn, aplikeblajn en neesperantistaj rondoj. Ĝuste per praktika uzado de esp-o por kulturaj celoj ni plej bone konvinkas eksterestarantajn K-dojn, ke ni laboras racie por forigi la lingvajn privilegiojn, kiujn posedas la kleruloj de la nuna tempo. Esp-o kiel efektiva rimedo por laborista klerigado — jen tio, kio allogus skeptikulojn.

Okazis ĉiujare depost 1925 „Somera Universitato» ĉe la burĝaj mondkongresoj esperantistaj. Ĝi trovis iom da sukceso malgraŭ tio, ke la lekcioj ofte estis pli malpli sensignifaj aŭ tro specialaj por veki ĝeneralan intereson (ekz. „Unuecigo k normigo en la termagneta scienco» aŭ „Danĝeroj de Alpa montmigrado»).

Tamen, ĉar la ideo en si mem montriĝis bona, utilas nun provi, ĉu ni per iel simila — ne sama — aranĝo ĉe niaj SAT-kongresoj ne povas krei novan progresigan rimedon en nia kultura laboro. Do, se ekzistas sufiĉe da intereso, ni intencas aranĝi altlernejon laboristan dum la SAT-kongresaj tagoj en Stokholmo! Por atingi tion necesas trovi kelkajn K-dojn, kiuj kapablas fari aŭdindajn lekciojn. Ĉar oni petis min aranĝi tiun ĉi aferon, la K-doj povantaj plenumi la sekvantajn kondiĉojn, bonvolu skribi al mia malsupre indikita adreso.

Por ke la afero estu serioza, ni devas fari la sekvantajn postulojn:

A. Pri la lekcionto: 1) Ke li estu perfekta esperantisto. 2) Ke li estu fakisto — ne amatoro — koncerne al la temo lekciota (ekz. per absolvo de ekzameno ĉe universitato aŭ alia altlernejo).* Por havi almenaŭ iom da garantio pri la kapablo de la lekcionto, ni devas postuli tion, kvankam oni ofte vidas, ke lerta amatoro superas mallertan fakiston. 3) Ke li havu temon taŭgan por lekcio.

B. Pri la lekcioj: 1) La lekcioj estu preparite konformaj al la publiko, kiu devos aŭskulti ilin. Karakterizante tiun publikon, ke ĝi estas klaskonscia laboristaro speciale interesiĝanta pri sociaj aferoj, ni prefere devas akcepti sociologiajn temojn. Multaj problemoj, kiuj pro la nuna socisistemo k ties „moralo» ne estas sufiĉe pritraktataj, estus same bonvenontaj por pritraktado. Mi mencias hazardajn ekzemplojn: la seksa problemo, psikanalizo. 2) La lekcioj estu rigardataj kiel enkondukoj en la koncernaj fakoj. (Ekz. estas konsilinde, ke la lekcianto i. a. donu koncizan bibliografion pri plej gravaj verkoj en la ĉeflingvoj, tiel ke interesiĝantoj poste facile povu daŭrigi studojn hejme.) 3) La lekcioj ne estu tro subtilaj, abstraktaj. 4) Ili estu prezentataj en klara, populara formo. 5) Ili ne estu tro specialaj, sed prefere havu ian principan signifon por la evoluo de la individuo aŭ socio.

Tiu ĉi ekspansio de nia peresperanta kulturlaboro sukcesos, se la SAT-anaro aktive interesiĝas.

Paul Neergaard (15 326), Kastelsvej 21, Kopenhago. (Kiel fakisto: Licenciato de hortikulturo*.).

* Ĝardenkulturo.

* Pri tiu punkto la opinioj povas esti diversaj k ni ŝatus aŭdi pri tio de la legantoj.

Financa raporto de O. K. K. de la XII-a SAT-Kongreso en Ŝtutgart

Enspezoj mk. g.
Kongreskotizoj 776.52
Subteno de urbo Ŝt. 150.—
Kolektlistoj 249.87
Organizoj, DMV. Ŝtutg. 10.—
Anoncoj (programo) 116.—
Enirmono (publ. kunvenoj) 114.50
Libroj ktp. (vendado) 114.01
Sumo: 1530.90
Elspezoj mk. g.
Salono k ornamado 234.66
Programo k propagando 336.70
Insignoj 78.85
Muziko, kantado, kostumoj 279.—
Afranko 83.01
Ĝeneralaj elspezoj 335.30
Saldo 183.38
Sumo: 1530.90

La profitsaldo estas dividita je 2/3 por SAT k je 1/3 por la SAT-rondo en Ŝtutgart.

Ŝtutgart, 3. dec. 1932.

Fr. Steiner (4396).

La kason kontrolis k trovis en ordo: Osk. Breddermann (2429), Hans Roth (17 447).

La O.K.K. dankas al ĉiuj Gek-doj, kiuj subtenis ĝin per kolektlistoj k a.

[REKLAMO p.7] ĈU VI VOLAS BATALI KONTRAŬ LA KAPITALISMO?? Tiam vi devas funde koni la teorion kontraŭkapitalisman! Nov-eldonota SAT-verko de Georgo Blumental: „La liberigo de la mon- k interez-regado» kies tradukon jam pretigis K-do Rik. Pfertner (Pförtner) helpas al vi en la batalo kontraŭ ekspluatado. La prezo estas 1.50 mk. g. Antaŭmendu k -pagu por la verko ĉe la administrejo de SAT en Leipzig, por ke la baldaŭa apero estu certigita!! Vi helpas per tio al vi mem k via batalo!

KOMUNIKO DE L’JUN. SEKCIO.

Enketo: Anoncis sin por la Sekcio ĝis nun jenaj K-doj: Ebermann, Meissen (Germanio); K-do 18 016, Belfort (Francio), interesiĝas pri la Ned. Sendep. Soc. Partio; R. Melo, Drancy (Francio); R. Krause, Leipzig.

Rondleteroj: K-do R. Melo, 30, rue du Chemin Vert, Drancy (Francio) estas preta gvidi leter-rondon pri jenaj temoj: Metodoj por kontraŭbatali la religiajn skolojn. — Ĉu la filozofaj skoloj povas faciligi nian laboron kontraŭ religiaro k kiuj? — Kia devas esti la senreligia edukado por la infanoj nun k en socialista socio? 2. por filatelistoj: Ĉu estus utile krei Labor. Asocion de Filatelistoj k helpe de esp-o?

Infan-interŝanĝo:: Gek-doj Klaps, Karpfenseigen 12, Libera urbo Dancig, estas pretaj gastigi K-dinon ĝis 14 tagoj. Ili estas vegetaranoj; la tuta familio parolas esp-on. Aliflanke ili ŝatas sendi sian 4-jaran filinon al alilandaj esp-istaj gepatroj.

La red.: Vetig, Gelnhausen.

PRI FERIVIZITOJ

Pri tiu ĉi temo aperis 1) en „S-ulo» n-ro 392 artikoleto de K-do Wiersma (17 527), kiu raportis pri propra sperto k instigis al tio, disponigi siajn hejmojn por gastigi eksterl. K-dojn; 2) en „S-ulo» n-ro 397 artikoleto de K-do H. Rijpstra (15 547) kun riproĉoj al K-do Wiersma pri nekonsekvenceca konduto ktp. — K-do Wiersma nun „postulas nepran nuligon en „S-ulo» pere de la Redakcio de la artikolo de K-do H. R.» direktita kontraŭ lia persono. Ni sugestis al li verki rebaton aŭ klarig-artikolon; sed K-do Wiersma al ni respondis:

„… Mi ne intencas en „S-ulo» rebati la riproĉon de samideano. Estas aĉe! Se vi ne povas arbitracii en Parizo pri iu afero en Holando, mi opinias, ke vi (ne sciante la aferon) ne rajtas (k ne estas honeste) enpresigi tiun artikolon neveran k ne-sennaciecan. Rilate al la artikolo, mi skribis leteron al H. R., sed ĝis hodiaŭ (t. e. 30. XI.) mi ricevis nenian respondon.»

Publikigante ĉi tiujn liniojn, ni esperas, ke K-do W. estos kontentigita; almenaŭ ni ne samopinias kiel li, ke ni ne devas aperigi ankaŭ riproĉojn ricevatajn kontraŭ K-doj, ĉar ni ja donas al la riproĉato la eblon sin pravigi en la gazeto! —

Pri la sama temo ni ricevis ankoraŭ artikolon de K-do Bernthaler (15 026) el Bottrop, kiu subtenas principe la iniciaton de K-do W. (flanke lasante la riproĉon kontraŭ ĉi tiu K-do): per senpaga anonco en „S-ulo» inviti eksterl. Gek-dojn por gastigo. La anoncintaj K-doj devus promesi raporti en „S-ulo» pri sukceso k rezulto. K-do 15 026 gastigis K-dojn el Suda Francio k Jugoslavio dum 8 k 5 tagoj. La lokaj Gek-doj tiuokaze estis tuj informataj k aranĝis specialajn kunvenojn. Precipe la nov-lernintojn kontentigis tiuj aranĝoj, kiujn ĉeestis eksterlandano, k ankoraŭ hodiaŭ ĉeestint-

— página 8 —

44 SENNACIULO

aj ministoj memoras entuziasme pri ili. En lia regiono (Ruhr) estas esp. grupoj en preskaŭ ĉiuj urboj, sekve eksterlanda vizitado dezirindas k certe efike helpas ĉe la varbado. Kiu K-do aŭ K-dino emos venontjare viziti K-don 15 026 dum unu semajno? Skribu al li!

EN NIA MOVADO

KRONIKO

Germanio. Sub la moto „Antaŭen en la proletan amason de l’Ruhrregiono,» okazis la 20. 11. distrikt-renkontiĝo en Boĥum, bonsukcesa dank’ al la zorgado de l’loka grupo „Antaŭen». En la sindikata domo estis aranĝita modela esp. ekspocio, kiun vizitis dum 3 tagoj 640 p. Salutparolis en la konferenco K-do Zernikov; poste pritrakto de l’temo „La patriotismo k ni esp-istoj», k de organizaj, propagandaj k. c. aferoj. Partoprenis 96 Gekdoj. Ĉe vespera varbfesto kun kontraŭmilita tendenco kolektiĝis 480 p. Parolado: „Pri kio nin avertas la militviktimoj». Popolĥoro, „ruĝaj ribeluloj» k naturamikoj zorgis pri la muzika parto. Rezulto: 30 novaj lern. por la Boĥuma grupo (13 563). — Hispanio. Gerona. 50 geesp-istoj ekskursis dum sept. aŭtomobile k propagandis en proksima vilaĝego Kaza de la Selva (5000 loĝ., kork-industrio). Okazis strata manifestacio ĝis la magistratejo. Tie aplaŭdis la alvenantojn proks. mil pers. La vilaĝestraro bonvenigis la esp-istojn. Estis donata nomo de d-ro Zamenhof al strato en la vilaĝo. Sekvis festo ĉe Kultursocieto. Kurso kun 35 gejunuloj. (12 030.)

EKSTER NIA MOVADO

Iu sinjoro ektrovas Amerikon.

„Mi havas (la) honoron informi vin, ke mi — vidante indiferenton de la mondo rilate al la interlingva problemo, ĥaoson de neinterkonsentigeblaj opinioj, regantaj ĉe neesperantistaj interlingvistoj k danĝeron, kiun alportas al la ideo de lingvo artefarita la provoj de revivigado de la lingvo latina mezepoka — ĉesigas mian ĝisnunan agadon k senrezerve aliĝas al la esp-a movado.

Mi akceptas esp-on laŭfundamente k ne okupos min pri reformoj, kiuj detruas ĝisnunajn akiraĵojn de esp-o. En Universitato mi pritraktos nur esp-on k ne aludos aliajn sistemojn, ĉar tio povas kaŭzi konfuzon danĝeran por esp-o. — Wieslaw Jezierski, lektoro pri lingvo internacia en universitato.»

*

En Koburg (Aŭstralio) en 1929 estis fondata Esp. klubo, kiu havas nun 35 anojn (15 laboristoj). En Melburno nun estas 9 kluboj, i. a. ĉe Amikoj de Sovetio, sume kun proks. 400 anoj. 200 pers. ĉeestis la 3-an datrevenan feston de la Koburga grupo. — 16 907.

*

Ĉe la 1-a Helena Esp.-Kongreso (16/18. julio en Ateno) direktoro de l’ministerio por instruado paroladis en malferma kunsido favore al esp-o.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Die linke Front (La maldekstra fronto). Marksista revuo por kulturo k politiko, eldonata de l’Socialista studenta unuiĝo (esp. peranto: Ernst Thimm, Saalestr. 6, I, Berlin-Neukölln). N-ro 1.— 32 pĝ. Form. 16×22. Prezo: 0.20 mk. (Germanlingva).

Ni notas el la enkonduko jenon: „… Por ni la marksismo ne estas sumo el fiksaj tezoj, ne preta, dogma sistemo aŭ racie vestita profeta evangelio. Ni konceptas ĝin kiel teorian esprimon por la historiaj interesoj de l’reala klasmovado de l’proletaro, samtempe kiel teorion de l’proleta revolucio. … La „L.F.» estas superpartieca …» La enhavo de tiu unua kajero estas interesa. Esp-istaj K-doj klopodas por starigi daŭran esperantan paĝon. Jen grava tasko plenumenda por la Socialista Esp. Frakcio k la ekstergerm. klasbatalaj studentoj esp-istaj!

MEMORNOTO

Represis el „S-ulo»: L’Effort, Lyon, 26. 11., El Japanio.

Represis el „Unua Legolibro»: Voran, wir siegen! (pacista gazeto), okt., nov., 2 rakontoj.

Pri SAT reklamis: La Patrie Humaine, Paris, 3. 12., La Voix Libertaire, Limoges, 3. 12.

Prisper. artik. k notojn enhavis: Signalen, Stokh., 17. 11., 1. 12., 8. 12., Arbetaren, Stokh., 10. 11., Le Populaire, Paris, 18. 11.

NIA POŜTO

16 970. — Via manuskr. aperos en „L. L.».

12 950. — Jes, ni akceptas „Postal Orders».

J. Metall. — „Bobinska, Pioniroj», neniam k nenie aperis broŝurforme. Adm.

KORESPONDADO

Unu enpreso, simpla trilinia anonceto kostas 0,80 mk g., ĉiu plia linio 0,50 mk. g. — Grandaj anoncoj kun kadro: po kv. cm. kostas 0,20 mk. g.

AŬSTRIO

K-do Fr. Gay, XVI. Wurlitzergasse 38/15, Wien, iama militkaptito, kun sovetiaj K-doj el la regionoj: Moskvo, Kiev Simbirsk, Pensa k Kazan, pĉt. Resp. gar.

K-do Gustav Bernet, Hasnerstr. 144, 1/10, Wien, XVI., serĉas seriozan koresp-adon kun nur sovetiaj K-doj.

BRITIO

Glasgova SAT-grupo aranĝos la 17. 1. ekspozicion. Bv. sendi L, PI, gaz., afiŝojn. Certe resp. Adr.: K-do E. Doran, 33 Carleston St., Springburn-Glasgow.

GERMANIO

Por plenaĝuloj, fraŭloj k Gek-doj el 3 kursoj, mi serĉas gekorespantojn en ĉl., L, PI, bfl. Skribu multnombre! Certe resp. Adr.: K-do Konrad Bernthaler, Horster Str. 496-a, Bottrop/W.

HISPANIO

Esp. rondeto koresp. pri kooperativa movado, kĉl. Resp. garantiata. Adr.: Kooperativo „La Sabadelleux», Str. des Planes 11, Sabadell.

HUNGARIO

K-do R. Farkas, Hajnal-u. 16, Pècs, dez. interŝ. ricevi A.B.C.-jurnalojn el Belgio k The Toronto SW el Britio. koresp. kĉl.

NEDERLANDO

Lab. Esp. Grupo en Hillegom organizos letervesperon k koresp. kĉl. Gek-doj. Skribu multnombre! Resp. gar. Adr.: K-do G. A. Spilker, Hillegom.

Grupeto de 4 esp-istinoj koresp. kĉl. Resp. gar. Skribu al: K-do E. Kool, Joden Breestr. 87/III., Amsterdam C.

K-do J. de Groot, Meeuwenlaan 309, Amsterdam N., nur per PK. kĉl. Resp. garantiata.

SOVETIO

K-do G. V. Sikora, ul. Kooperativnaja 12, Petropavlovskaja, Sev. Kav. Kraj, Kurganskij rajon, dez. kor. kĉl, PM, PI, PK, L, esp-aĵoj.

K-do A. K. Dalder, kuracisto 25-jara, Potesnaja ul. 3, kv. 15, Moskvo 61, pri ĉt.

K-do N. Ponomareva, Staro-Poĉtovaja 86, Rostov-Don, kĉl., interŝ. il. gaz.

K-do A. Ursin, Bilikulskij sovhoz N. 93, Aulie-Ata, Kazakstan, pri foto, radio k. a. t.

K-do Joh. Pletuhin, Ispolkomskaja 18, C. 8, Dnepropetrovsk, kĉl, L, PK.

SVEDIO

K-dino Anna Johansson, Södra fjärstadgatan 4, Ratorp, Karlstad, kĉl, pri ĉ. temoj, L, PI.

K-do Bertil Nilsson, Ransberg, Ransäter, kĉl, pri ĉ. temoj, L, PI, PM.

K-do E. Karlsson, Rädstwaggatan 1, Nora, kĉl, pri ĉ. t.

K-do K. J. B. Ekström, Storängen 4, Boras, serioze koresp., kĉl, L, PM. Certe resp. Pref. temoj: politikaj k kulturaj.

Nia klubo aranĝos fine de januaro 1933 letervesperon. Gek-doj el ĉ. landoj tuj skribu al jena adr.: Lab. Esperanto Klubo de Malmö, Malmö.

SVISIO

Lab. Esp. Grupo kolektive koresp. nur kun negermanlingvaj grupoj. Adr.: K-do H. Wirz, Kanzleistr. 102, Zürich 4.

USONO

K-do V. Varela, Hugo, Colo, kun Gek-doj el Sovetio k Japanio pri lab. movado k ateismo. Se iu K-do aŭ K-dino el Moskvo povus sendi al mi „La militanta ateismo» kontraŭ pago de SAT-libroj mi tre dankus.

Gekamaradoj tutmondaj!

Por nia migranta propagandkesto sendu al ni konvenajn esp-aĵojn. Ĉiu sendonto ricevos foton de la Skoghal-a Popoldomo. Helpu nin — Värmlanda distrikto de la Sveda LEA, Lunden 457, Skoghall (Svedio).

Salutleterojn k pk. sendu al nia festo, la 13. januaro 1933. — 30 komencantoj dez. korespondi kĉl. Nepre respondos grupo „Unueco». Adr.: K-do C. Sorensen, Lundsgaardsvej 41, Bolbro, Odense (Danio).

Korespondemaj Gekamaradoj!

Ni aranĝos letervesperon kun samtempa ekspozicio fine de januaro 1933. Tial ni petas ĉ. eksterl. Gek-dojn sendi al ni L, PK, PI k aliajn esp-aĵojn. Resp. garantiata. Adr.: Klubo Esperantista de Tramistaro, Elvsborgsgatan 11-a, Göteborg (Svedio).

Internacian letervesperon

aranĝos Esperantista Klubo de Falkenberg, meze de marto 1933. Leteroj, kartoj k a. sendaĵoj estas atendotaj el ĉ. partoj de la mondo. Indiku ĉu vi deziras respondon. Certan respondon garantias vigla sesdeknombra klubanaro. Adresu al:

Esperantoklubben, Box 40 Falkenberg (Svedio).

LETERVESPERON

aranĝos en la lasta semajno de februaro 1933 La Anarkista Esperanto-Grupo de Stokholmo. Gek-doj, sendu leterojn, salutojn k gazetojn multnombre! Adr.: K-do Folke Rosén, Helgagatan 36, 4. Stokholmo 4. (Svedio).

ENHAVO

paĝo
Ĉu nacia aŭ socia egalrajteco? 37—38
Ferdinando Domela Nivenhuis 38—39
La situacio de l’ŝtatlaboristoj en Francio 39—40
La granda ribelo 39—40
Liberpensula Paĝo 41
Diskutejo 42
Tra Esperantio 42—44

Presejo Oscar Wettig, Gelnhausen (Germanio)

N.º 400, 12 de enero de 1933

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

9-a JARO, N-o 400 — ELDONO A — LEIPZIG, 12. 1. 1933

SENNACIULO

Organo de SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA, kultura kaj interhelpa organizo de prolet-esperantistoj (SIDEJO: 23, rue Boyer, PARIS XX.)

APERAS duonmonate

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris 12. — GVIDANTO: E. Lanti. ADMINISTREJO: Rikardo Lerchner, Kolmstrato 1, Leipzig O 27 (Germanio)

APERAS duonmonate

BILDRAPORTADO de SAT-anoj el sur la tuta terglobo.

Ĉiuj originalfotoj estas faritaj k al ni senditaj de SAT-anoj!

[BILDO p.1 | 14,33,91,64] Fotomuntaĵo el sep numeritaj fotoj: (1) amaso da homoj en laborista kvartalo; (2) granda fabrikego kun kamentuboj; (3) senhejmulo kuŝanta sur ŝtupoj apud rivero; (4) kabanoj de afrika vilaĝo; (5) viro kun kamelo sur strato; (6) junuloj en laponaj vestoj antaŭ tendo; (7) vico da homoj antaŭ konstruaĵo kun la surskribo «HALL».

  1. En laborista kvartalo de Londono. La popolo atente sekvas la movojn de nia raportanto. — 2. La Lojna (Leuna)-fabrikego en Meza Germanio, ĥemi-industria giganto. Ĉirkaŭ ĝi okazis en 1921 revoluciaj bataloj. — 3. Pariza senhejmulo sur sia ŝtona lito apud la Sen (Seine)-rivero. — 4. Indiĝena vilaĝo en Centra Afriko (Senegala regiono). — 5. Sovetia Mez-Azio: beluĝo kun sia rajdbesto. — 6. Laponaj junuloj antaŭ tendo (Laponio, arkta regiono). — 7. „Suplinio» (atendantoj de almozula supo) el senlaboruloj en Los Angeles (Kalifornio, Usono).

DE EKSTERE — DE SUPRE

Kiel la legantoj sendube jam scias per iu komuniko de la Direkcio, post kelkaj monatoj la gvidado de SAT devas transiri en aliajn manojn. Nun mi sentas min preskaŭ tute senŝarĝita je respondeco k povas do jam kvazaŭ de ekstere, de supre rigardi la aferojn. Ĉe tia pozicio, en tia spiritostato oni povas plej bone observi k senpasie prijuĝi.

Dum la lastaj tri jaroj nia komuna entrepreno estis tre forte skuata de detruaj ventoj el partieca fanatiko, el stulta miskompreno, metitaj en la servon de senskrupula intrigo. Al tiuj detruaj fortoj aldoniĝas la terura ekonomia krizo, kiu senlaborigas tre multajn el la plej sindonaj SAT-anoj. Kaj malgraŭ ĉio, nia Asocio eltenis; ĝi restas firma k alten flirtigas sian standardon, sur kiu restas skribite:

Esperanton en la servon de l’Proletaro! Samlingvanoj ignoru inter si la landlimojn! For la dogmojn! Lojalon al ĉiuj klasbatalaj tendencoj!

Dum dek tri jaroj tiuj devizoj gvidsignis al ni la vojon. Kun trankvila animo ekrigardante hodiaŭ malantaŭen, mi gardas la konvinkon, ke ne ekzistas por nia laborista esperanta movado pli taŭgaj gvidiloj por antaŭenmarŝi al la celo.

Verdire la vojo estas multe pli longa ol komence mi supozis kun la entuziasmo de nove bakita esperantisto. En

— página 2 —

46 — SENNACIULO

la jaroj 1919—20, vidante kiom malvigla estas la neŭtrala movado, kiom religiaĉe ĝi aspektas en la okuloj de klaskonsciaj laboristoj, mi opiniis, ke sufiĉos fari klaran apartigon for de la neŭtraluloj, por ke en la revoluciaj rondoj nia movado estu favore konsiderata k ke post kelkaj jaroj la laboristaj organizoj prenu sur sin la propagandon k instruadon de la lingvo k poste uzadu ĝin praktike. Tiu mia konvinko estis plifirmigata de la fakto, ke en aprilo 1920 disvastiĝis la famo, ke la Soveta Registaro alprenis esperanton k decidis lernigi ĝin en ĉiuj lernejoj. Ĉe tia ekscio la fama pacista verkisto Romen Rolan skribis interalie jenon:

„… La decido, kiun alprenis la Soveta Registaro … estas historia okazintaĵo, kies konsekvencoj estas grandegaj; ĝi estos bonfarinta por la Homaro pli ol ĉiuj teoriaj diskutoj aŭ partiaj disputoj, en kiuj absorbiĝas la aktiveco de la okcidenta socialismo.»

Ĉu do sen troa fantaziemo ne estis eble tiam opinii, ke baldaŭ nia mirinde racia k facila lingvo estos grandskale metata en la servon de l’ tutmonda revolucio? Por venki oni devas utiligi ĉiujn armilojn k esperanto estas ja unu el ili, same kiel aeroplanoj k radio-aparatoj…

Post kelka tempo oni bedaŭrinde eksciis, ke la informo fakte estas tute senbaza. Tamen estis ankoraŭ permesite havi la esperon, ke finfine Komintern esploros la aferon k alprenos decidon favore al iu internacia lingvo. Cetere studkomisiono estis tiucele starigita okaze de ĝia II-a Kongreso. Sed la tuta afero estis nur rezulto de blufemaj idistoj, kiuj per tiu rimedo sukcesis dum kelka tempo trompi komunistajn partiojn el kelkaj landoj.

Post diversaj tiaj negativaj spertoj, faritaj ĉe partioj aŭ ĉe influhavaj personoj, mi baldaŭ alvenis al la konkludo, ke nia movado povas kreski nur malrapide k venki per la solaj fortoj de la esperantistoj mem. Tion mi jam diris en la jaro 1922 en artikolo kun la titolo: En la lumo de la sperto, aperinta en la malnova Sennacieca Revuo.

Ĉu post dek jaroj la situacio multe aliiĝis? Ĉu oni povas esperi, ke baldaŭ nia lingvo estos alprenata k uzata grandskale de la laboristaj organizoj? Ĉu la Soveta Registaro priatentas nun esperanton en siaj kvinjaraj planoj? Al ĉiuj tiuj demandoj oni povas nur nee respondi.

Estas vere, ke nia movado pli k pli altiras al si la atenton de gvidantoj; estas fakto, ke malgrandiĝas la nombro de tiuj, kiuj mokete levas la ŝultrojn ĉe la aŭdo de la vorto esperanto. Sed estus trompi sin mem, se oni konkludus el tio, ke proksima estas nia venko.

Kiam en kapitalistaj landoj oni propagandas esperanton al laboristaj gvidantoj, ili respondas iafoje jenon: „Ni faru unue la revolucion k poste ni okupiĝos pri la lingva demando.» Nu, en Sovetio la revolucio estas farita; kiel statas tie nia afero? Se ni esploras la faktojn kun tute malfermitaj okuloj, ni konstatas, ke la esperanto-movado estas konsiderata de la tieaj gvidantoj nur kiel eksperimento, kiu indas atenton, sed kondiĉe, ke la esperantistoj konfesu, ke ilia lingvo neniel povas pretendi fariĝi komuna kulturilo por ĉiuj popoloj. Ne kredu, karaj legantoj, ke mi pentras per nigraj koloroj. Vi juĝos mem per kelkaj citoj el la tezoj prilaboritaj de la „brigado de lingvo-konstrua fako k akceptitaj de la Scienc-esplora Instituto de la Lingvo ĉe la Popolkomisario de klerigo RSFSR en Moskvo» k publikigitaj en la IIIa n-ro de „La Nova Etapo»:

„… oni devas opinii, ke ĉiuj provoj starigi la demandon pri komununiversala lingvo nunmomente kiel vican aktualan taskon estas antaŭtempaj k utopiaj …»

„… La belanimaj celadoj de d-ro Zamenhof k de l’esperantistaj burĝaj propagandistoj al frateco de popoloj k al tutmonda harmonio objektive estis, kiel ĉiuj etburĝaj iluzioj, helpilo de imperiismo. La plej bona montrilo de tio estas la provoj de la internacia socialfaŝismo kontraŭmeti la esperantistan movadon al la proleta internaciismo k la ĉiam pli ardiĝanta batalo interne en la monda esperantista movado.»

„… La kunproksimiĝo de naciaj lingvoj, kiu kondukos al unu monda lingvo, okazas sendepende de esperanto.»

„… En la disvolviĝ-procedo de la burĝa socio estis kreitaj sennombraj projektoj de helpaj lingvoj, inter kiuj plej vivkapabla sin montris la projekto konata sub la nomo ‚lingvo esperanto’. Ni ne devas tamen malakcepti utiligon ankaŭ de aliaj internaciaj lingvoj, se ilia disvastigiteco faras tiun utiligon ebla…’

Mi dezirus pli amplekse citi, se la loko permesus; sed mi opinias, ke la ĉi-supraj citoj sufiĉas por konvinki la legantojn, ke nia afero en Sovetio estas tute miskomprenata k ne troviĝas en tre favora situacio. Ni tute ne povas esperi, ke baldaŭ Komintern solvos la lingvan problemon laŭ niaj ĉiamaj postuloj. En la tuta tezaro oni vane serĉus iun eldiron, kiu povus esperigi, ke post pli malpli longa tempo esperanto fariĝos la oficiala lingvo ĉe la internaciaj Kongresoj de Komintern k por la publikigo de dokumentoj kun tutmonda intereso.

Ni sekve devas daŭrigi la batalon k tiucele ni bezonas ĉiujn niajn unuigitajn fortojn. Pli firme ol iam ajn ni konvinkiĝu, ke la venko venos nur de malsupre k per la faroj de la esperantistoj mem.

Ĉe la konstato, ke longa, tre longa estas la vojo ĝis la fincelo, eble kelkaj K-doj perdos la emon daŭrigi la iradon. Al tiuj malkuraĝemuloj mi diru: „Ne la celo estas la ĉefa afero, sed la antaŭeniro al ĝi. En la irado mem, en la batalo mem ni devas trovi la necesan instigilon por daŭrigi.» Okaze de ĉi tiu 400-a n-ro permesu al mi fari konfeson. Dum dek-tri jaroj mi batalis por nia komuna afero; ĉe la komenco mi havis iluziojn; hodiaŭ ili estas for; la celo ne ŝajnas al mi atingebla dum mia pli ol duone forvivita vivo; survoje mi ricevis mokojn, malicajn kritikojn k eĉ insultojn; tamen neniel mi bedaŭras mian ekiron. Male, mi forgesas ĉion tiurilate — k ĝojas ĉe la penso, ke la insultintoj devis almenaŭ uzi esperanton por eldiri siajn malicaĵojn. Insultado forigas fremdon. Tio estas tre grava! … Pripensu tion, Gek-doj. Fremdo estas pli malbona eco ol malestimo. Fremdo estas nerenversebla baro sen komuna lingvo, dum malestimo povas iafoje esti kaŭzata de kalumnio aŭ miskompreno k sekve foriĝas tuj kiam malaperas la kaŭzo. Fremdon forigas esperanto k tio estas netaksebla merito. Eĉ se mi havus nun la certon, ke neniam nia lingvo fariĝos ĉies posedaĵo, mi tamen neniel bedaŭrus esti dediĉinta al ĝi tempon k energion k daŭrigus la batalon. Plej alcelinde estas penadi por senĉese plilarĝigi sian horizonton. Esperanto jam nun donas tiun eblon. Krome la Zamenhofa artefaritaĵo fariĝis mia hejma lingvo, k la konstato, ke ĝi kvazaŭ fremdigas la francan lingvon en mia menso, estas por mi tute aparta, tre neordinara plezuro, kiun mi bedaŭrus ne ĝuadi.

Volante de nun esti nur simpla soldato en nia SAT-ana armeo, mi tamen sentas min pli forte ligita al ĝi ol iam ajn antaŭe k restas ĉiam preta bataladi por ties sukceso. Sed en ĉi tiu kvazaŭa „cigna kanto» mi deziras konvinki la junajn batalantojn pri tio, ke la fincelo devas esti nur flanka afero en iliaj zorgoj k esperoj. Insiste mi rediras: vi trovu en la agado mem, en la uzado mem de la lingvo la ĉefajn instigilojn por antaŭenmarŝi.

Se mi ne timus miskompreniĝon, volonte mi proponus, ke sur nian standardon oni skribu novan frazon, nome: Ni estu unue esperantistoj, SAT-anoj.

En mia penso tio signifas, ke oni ne povas esti konsekvenca anarkisto, komunisto, socialisto, ne celante detrui la lingvajn barojn, kiuj apartigas, fremdigas la homojn. Paroladi pri tutmonda unuiĝo de la laboristaro k obstine ignoradi esperanton, tio estas ĉu stulto, ĉu malsincero, ĉu kaŝa aŭ nekonscia ekspluatemo. Esti en SAT unue esperantisto, tio ne signifas, ke en sia partio, en sia sindikato oni ne devas esti ankaŭ tie unue partiano, unue sindikatano. Tio nur signifas, ke por akceptigi esperanton al niaj organizoj ni devas esti unuigitaj, k nia unueco povas esti garantiata nur se en

— página 3 —

SENNACIULO — 47

la esperantaj rondoj ni vole bridas niajn personajn politikajn konvinkojn. Se tion estus komprenintaj la granda nombro da K-doj, kiuj aliĝis al SAT ekde ĝia fondiĝo, ĉi tiu 400-a n-ro povus esti eldonita 20 000-ekzemplere. Ni meditadu pri tiu fakto, se ni sincere deziras sukcese almiliti la laboristajn organizojn, por trudi al ili esperanton…

Sed, kiam oni prikonsideras la situacion, en kiu nuntempe baraktas la homaro, eble estus pli saĝe gratuli al si, ke nia gazeto povis atingi ĉi tiun 400-an numeron. Do, antaŭen! por ke ĉe la 500-a la estonta gvidanto povu paroli pli entuziasme. Kun neŝanceliĝa unuecemo k kun la certo, ke ili faras utilan k pozitivan laboron, la SAT-anoj spitu la batojn de l’sorto k antaŭeniru.

E. Lanti.

[BILDO p.3 | 57,7,92,60] Afiŝa desegnaĵo nigra-blanka: stiligita profilo de laboristo kun levita pugno, antaŭ fabrikaj kamentuboj, kun ronda emblemo «SAT»; sube la teksto «SENNACIULO POR LA TUTMONDA LABORISTARO» kaj la subskribo de la desegninto «Herm. Linseisen [?] Holando».

Kial SAT estu supertendenca?

Jam plurfoje la opoziciuloj demandis al mi, kial mi restas fidela al SAT k eĉ prenis sur min la taskon de regiona peranto. Dum pli ol unu jaro ili klopodis konvinki min pri mia „devo» eksiĝi el SAT k aliĝi al I.P.E.

Bedaŭrinde, por la opoziciuloj, iliaj motivoj ne estis konvinkaj. Same kiel iaj uloj en la kapitalista tendaro, ili dormigas sian konsciencon k pravigis sian ŝtelon de al SAT apartenanta mono per sofismoj. Efektive ili sukcesis nebuligi la cerbon al siaj adeptoj. Se oni antaŭ unu jaro parolis pri la ŝtelo, ili maltrankviliĝis k prefere silentis. Nun ili „laŭleĝigis» sian ŝtelon!

Ilia plej „trafa» motivo estas la „kontraŭrevolucia» rolo, kiun, laŭ ili, ludus SAT. Tra niaj vicoj fantomus ia nova ismo, kiu delogus nin de klasbatalo! Kiel veraj konservativuloj, ili konsterniĝas pri io nova. Ili eĉ ne konscias, ke ĝuste tio montras kompletan mankon je revoluciemo. Mi tiom interdisputis kun mia komfrakcio pri miaj motivoj resti lojala al SAT, ke mi sentas la bezonon eldiri ilin en „S-ulo» kun la espero, ke la eksterlandaj komunistoj, kiuj restis lojalaj al SAT, ankaŭ esprimos sian ideon, por ke ni klopodu starigi komfrakcion en SAT.

SAT ne estas klasbatala organizo, pretendas la opoziciuloj. Mi havas malan opinion. Por klarigi ĝin, estas necese iomete orienti nin. Klasoj estas grupoj da homoj, kiuj havas saman intereson, k klasbatalo estas la interpuŝiĝo inter tiuj interesoj. Laŭ Marksa vidpunkto, klasbatalo do ankaŭ estas batalo inter du posedantaj klasoj, sed tio nun ne interesas nin. Por ni nur la batalo inter la kapitalista k laborista klasoj estas grava. Por ni la demando, ĉe kiu flanko ni batalas, estas la nure interesa. Jen la bazo de la tuta konflikto inter la diversaj tendencoj en la laborista movado. Tiu demando elkreskis tiagrade, ke ĝi fariĝis preskaŭ tragedio…

Al ĉiuj el ni estas klare, ke la klasbatalo havas ekonomian k ideologian flankojn. La ekonomian klasbatalon ni lasu al la politikaj partioj k al la sindikatoj. Al tiuj politikaj partioj, al tiuj sindikatoj, ankaŭ apartenas la SAT-anoj. Tie ili klasbatalas ekonomie, en SAT ili klasbatalas ideologie. En la ekonomia batalo nia Asocio ne povas ludi rolon, jam pro tio, ke al nia Asocio apartenas laboristoj ĉiutendencaj, k SAT tuj disfalus, se ĝi iel intermiksus sin kun la aferoj, rilatantaj al la politika aŭ sindikata movadoj. Tio estas tute klara, ĉar la SAT-anoj ne havas saman opinion pri la maniero, laŭ kiu la politika k sindikata bataloj devas okazi.

Estas grava eraro de la opoziciuloj, ke ili intermiksas ambaŭ flankojn de la klasbatalo. Rimarkinde estas tamen, ke la opoziciuloj, kiel esperantistoj, kiel membroj de I.P.E. partoprenas nur la ideologian batalon, se ili ne perdas sian tempon ĉe la batalo kontraŭ SAT. Ili almenaŭ neniam sukcesis pruvi al mi la malon.

SAT do nur ideologie povas klasbatali. Miaopinie, tiu ĉi flanko ne estas la pli malgrava. Nur malmultaj laboristoj estas klaskonsciaj, do revoluciemaj. Inter ni, esperantistoj, estas ankoraŭ tre multaj, kiuj ne konscias, do indiferentas pri la batalo por socialisma socio, ĉe kiu batalo esperanto ludas tre gravan rolon. Per la socialismo ni celas al sociordo, en kiu la produktado estos mondskale organizita, en kiu la homo ne estos naciano, sed unulingva terano. En tia sociordo, la ekonomia batalo inter la homoj ne plu ekzistos, nur la ideologia batalo pluvivos. Tian sociordon atingi ni povas nur, se la politika potenco estos en la manoj de la proletaro tutmonda k por tio nepre necesos la unueco inter la proletoj ĉiutendencaj.

Kiel komunisto mi opinias, ke tia unueco en la nuna tempo pli ol iam estas necesa. Por mi la gvidvortoj de Marks „Proletoj ĉiulandaj unuigu vin!» estas ne nur devizo, kiun oni per laŭta voĉo eldiru, sed cetere forgesu; ĝi ne estas por mi idealo, pri kiu oni nur revas, sed ĝi estas por mi nepra neceso, kvazaŭ matematika, al kiu mia klasa instinkto tiras min. Nu, en SAT jam estas tia klasa unueco, en embria formo; kial do mi eksiĝu? Kial mi aliĝu al organizo, kia estas IPE, kiu laŭdire ankaŭ volas la unuecon k pro tio faras sian eblon detrui SAT? Kial mi aliĝu al organizo, kiu volas trudi al aliaj la veron, en kies nomo oni mensogas, kalumnias, subfosas?

Kial mi restas en SAT? Jen mia respondo: Ĉar SAT en sia nuna formo estas la plej bona organizo, en kiu mi povas kontentigi mian sopiron al klasa unueco tutmonda.

SAT-ano 14 942 (Amsterdam).

POR NIA DISTRO

— Ne tro amu vian edzinon, vian kunulinon.

— Kial?

— Tial ke laŭ la Hegel-Marksa dialektiko ĉiu fenomeno naskas sian kontraŭon; tio estas universala leĝo. Sekve se vi amas vian kunulinon, tio povos nur naski en ŝi malamon al vi?

— página 4 —

48 — SENNACIULO

LA ŜTOPADO AL LA BREĈO

Sumoj kolektitaj per la listoj 16—19:

1. Sovetio mk. g. 40.—
2. Nederlando mk. g. 15.38
3. Aŭstrio mk. g. 13.—
4. Estonio mk. g. 12.60
5. Germanio mk. g. 8.11
6. Francio mk. g. 5.77
7. Usono mk. g. 2.10
8. Ĉeĥoslovakio mk. g. 1.95
Sume: mk. g. 98.91

Kolektiĝis per la listoj 1—15 (vd. la n-ron 390) sume 1095.22 mk.g. Sekve la tuta ĝisnuna rezulto de la kolekto estas: 1194.13 mk.g.

Apenaŭ 100 markoj kolektitaj dum periodo de duona jaro, el kiuj nur 60 mk. en landoj, kie SAT ekzistas laŭleĝe, tiu rezulto vere ne estas brila! Plej bone laboris, kiel entute ĝis nun, Nederlando, k ĝi lasas longdistance malantaŭ si aliajn konkurantojn (Francio k Germanio, kiuj ĉi-foje malmulte kontribuis). El Svedio, Britio k div. aliaj landoj, antaŭe iom fervoraj, venis nenia sumo. Tamen la listo de landoj partoprenantaj altiĝis je 2 al 21 (aldoniĝis Estonio k Sovetio). —

Por la novaj abonantoj, kiuj ne estas informitaj pri tiu „breĉo», ni klarigu pri ĝia estiĝo. En la jaro 1930 ni liveris kredite niajn eldonaĵojn (gazetojn, librojn, insignojn ktp) al niaj Sovetiaj membroj. Dum pluraj monatoj CK. de SEU, kiu kaŝe preparis skismon en nia movado k estis nia reprezentanto por la tuta Sovetio, esperigis nin pri pago. Dume niaj ŝuldoj kreskis ĉe niaj presejoj en Parizo k Lajpcig. Tiuj firmoj bonvolis konsenti grandan krediton pro tio, ke ili sciis, ke ni havis en Moskvo pli ol sufiĉe por pagi al ili. (Je la 31. 10. 1930 nia konto tie sumis 12431 markojn germ. plus stoko da libroj, kiujn ni estis presigintaj en Moskvo.) Sed post la Londona Kongreso, kiam la Kongreso malaprobis la provon fari el SAT filion de Komintern k granda plimulto el la SAT-anoj eldiris sian deziron, ke nia Asocio restu kiel antaŭe libera de ĉiu ajn partio, tiam CK. de SEU deklaris, ke SAT fariĝis „kontraŭrevolucia» organizo k sekve, ke estus krimo kontraŭ la proletaro pagi al ĝi eĉ kopekon. Per tiu fripona ago CK. de SEU metis nian organizon ĉe la rando de bankroto. Nur dank’ al tio, ke kelkaj K-doj pruntedonis relative grandajn sumojn, ni povis eviti la bankroton.

Al tiu rabado de CK. de SEU aldoniĝis la skismo en nia movado k la terura senlaboreca krizo, kiu mizerigis tiom da bonaj, lojalaj SAT-anoj. Jen do, kial nia Asocio estas haltigata en sia evoluo; k ĝi povos reiri antaŭen nur kiam la „breĉo» estos ŝtopita. Tial ni denove alvokas al la K-doj, kiujn ne trafis senlaboreco, ke ili helpu laŭpove por restarigi la financojn de SAT k ebligi, ke ĝi plenumu la taskojn, kiujn neniu alia Asocio povas plenumi.

Direkcio de SAT.

Por ŝtopi la breĉon!

19. listo.

17484 Delsen (Amsterdamo) guld. 1.—
1162 Häckel (Leipzig) mk.g. 2.—
17094 de Lange (Amsterdamo) mk.g. —.81
1275 Rummel (N. Y.) dol. —.50
17914 Veen (Alkmar) guld. —.27
17870 George P. (Zainvillers) fr.fr. 10.—
10341 Kaiser (Paris) fr.fr. 10.—

El la praktika vivo

Ekzistas „gvidantoj», kiuj rekomendas al simplaj laboristoj lerni kelkajn fremdajn lingvojn. Tiaj „gvidantoj» pruvas per tio, ke ili tute ne havas komprenon pri la animstato de laboristo, kiu ja plej ofte ne scipovas sian gepatran lingvon. Post la panakira laboro nur pene li okupas sin pri studo k laboro en la politika, sindikata, kultura k sporta movadoj. Krom tio li devus oferi tempon k energion por lerni fremdajn lingvojn. Tio estas por 90% de la laboristaro absolute ne ebla.

Kioman rezulton havas multjara studado de fremdaj lingvoj eĉ en gimnazio, montris la lasta mondmilito. Ĝis tiam en Germanio regis ĝenerale la opinio, ke kvarjara lernado de iu fremda lingvo sufiĉus, por bone interkomprenigi sin en la koncerna lando. Sed komence de la milito jam post la unuaj provoj montriĝis, ke nur tiuj sukcesis interkompreniĝi kun eksterlandanoj, kiuj vivadis en tiu fremda lando, aŭ kiuj aliel havis okazon post la studado praktiki buŝe la fremdan lingvon rekte kun personoj el tiu lando. Ĉiuj aliaj plene fiaskis.

Antaŭ la milito dum dek jaroj mi klopodis lerni la francan lingvon, fordonante mian tutan liberan tempon. Mi lernis per multaj lecionoj ĉe francoj, ĉe pastroj, ĉe aliaj personoj, laŭ diversaj „famaj» metodoj. Kvankam en nia vilaĝa lernejo mi estis la unua en la klaso, tamen nur malfacile mi progresis kiel plenaĝulo poste en la studado de la franca lingvo. La kaŭzoj estis diversaj. Malgraŭ okjara vizitado al elementa lernejo mi ne scipovis la gramatikon de la germana lingvo; ekster la lerneja tempo mi aŭdis k parolis regionan dialekton. Post penega laboro en karbminejo ĉiuj fortoj de la korpo estis elĉerpitaj k en tia stato ankaŭ la cerbo ne plu emas akcepti ion. Sed malgraŭ la malfacilaj cirkonstancoj mi lernis k lernadis. Post dek jaroj mi scipovis en la franca lingvo eble la saman kvanton, kiun mi poste lernis en esperanto dum unu jaro.

La mondmilito eksplodis. Tiam mi jam dum unu jaro loĝis en la industriurbo Eseno (Essen). Mia bataliono, kun kiu mi marŝis al Francio, konsistis el mil iamaj aktivaj soldatoj, nur Esenanoj en aĝo de 32-a ĝis 39-a jaro. Fine de septembro 1914 ni estis en la franca urbo Sedan. Iun tagon nia bataliono marŝis al la najbara urbo Donŝeri (fr. Donchery). En iu strato de la parte detruita urbo ni haltis k kunmetis la pafilojn. Niaj oficiroj iris en domon. En ĝardeno apud la strato laboris maljuna franco. Mi alparolis lin. Li venis ĝis la barilo k respondis miajn demandojn. Subite mi aŭdis voki mian nomon. Mi jam timis, ke iu superulo estus rimarkinta min en rilatoj kun la franco, ĉar estis malpermesite al ni interrilati kun la „malamika loĝantaro»; mi turnis min al la pafiloj, sed mi ne respondis. La vokado ne ĉesis, ĝis superulo alkuris. Li alkriis min: „Ĉu vi ne povas aŭdi? La oficiroj bezonas vin!» Elirinte el la vicoj mi vidis, ke la adjutanto de nia bataliono staris ĉe la fenestro de la unua etaĝo. Li mansignis al mi, ke mi rapide venu. Alveninte tien la majoro klarigis al mi, ke ni staras en la ĉambro, en kiu sidis Napoleono la III kun Bismark en la jaro 1870 dum traktado pri la kondiĉoj de la kapitulaco, k ke oni volonte scius detalojn pri tiu okazintaĵo de la maljuna francino, kiu staris meze de la oficiroj. Poste la oficiroj demandis, mi tradukis k la francino respondis. Interalie ŝi rakontis, ke ŝi tiam (do en 1870) kiel junulino devis kuiri fortan kafon por Napoleono, kiu donis por kelkaj tasoj da kafo kvar orajn 20-frankojn monerojn, kiujn ŝi kun fiero montris al ni. Ili pendis en kadro sub vitro sur muro de la historie fama ĉambro, kie la tablo k du seĝoj staris sur la sama loko kiel en 1870. Pri Bismark ŝi ankoraŭ koleris, ĉar por li ŝi devis aĉeti, buĉi k kuiri kokinon. Bismark poste pagis al ŝi por la tuta laboro unu frankon.

Kvankam ĉiuj oficiroj devis lerni fremdajn lingvojn almenaŭ dum kvar jaroj k kelkaj oficiroj de nia bataliono en civila stato havis altrangan funkci-

— página 5 —

on, tamen la tuta studado ne sufiĉis por poste interkomprenigi sin per franca lingvo. Kaj mi devis foruzi la liberan tempon dum dek jaroj por lerni nur unu fremdan lingvon, kiun mi jam post kelkaj jaroj forgesis. Kiom da jaroj mi bezonus por lerni tri aŭ kvar naciajn lingvojn apud peniga laboro en fabriko aŭ minejo. Eble iu kontraŭas min per la argumento: „Sed ne ĉiuj laboristoj lernas lingvojn tiel malfacile kiel vi; kelkaj eĉ rapide lernas lingvojn!“

Mi respondas: Ne ĉiu scipovas bone fremdan lingvon, kiu asertas tion. Tiurilate mi travivis malĝojigajn spertojn. Jen unu ekzemplo el multaj: antaŭ du jaroj ni bezonis ekzaktan tradukon el la rusa lingvo. En Eseno estas multaj, kiuj parolas ruse. Kelkaj lernis la rusan lingvon dum la kaptiteco en Rusio mem, aliaj eĉ naskiĝis tie k estis en rusaj lernejoj, sed ĉiuj rifuzis la tradukon, kiam mi postulis bonan, seneraran laboron.

Konsentite, — kelkaj personoj lernas rapide lingvojn. Sed ĝuste tion ni ja ne volas. Ni ne klasbatalas por poste denove starigi klasojn en la proletaro mem. La tutmonda interkompreniĝo ne estas privilegio por kelkaj, sed tio estas afero por ĉiuj laboristoj. Por tiu celo tute ne taŭgas la deviga studado de tri aŭ kvar lingvoj naciaj, kiu restas senrezulta malŝparo de tempo k energio. Prudentaj proletoj lernas esperanton k praktike uzas ĝin en la klasbatalo sur la tuta tero.

J. Burger, 601 (Essen).

„S-ulo“ — la ampleksspirita

Jen gazeto por klerigi k kulturi la proleton! Dum kelkjara ĝia legado mi estas lerninta multe pri la mondo k ĝiaj surloĝantoj ekster la urbeto, kie mi lokiĝas. El la kolonoj de „S-ulo“ mi lernis pri la kutimoj k moroj de alilandanoj. Mi nun ekkomprenas, kiel k kial ili sintenadas al diversaj aferoj malsame kiel la angloj (mi loĝas en Anglio). Iom-post-iome mi kolektis ideojn pri kulturaj moroj de diversaj rasoj k popoloj.

Uragano nun furiozas kontraŭ SAT. SAT, se ĝi restus fidela al la celoj laŭstatutaj, transvivos la ŝtormon. Nuntempe nenio estas certa. Multaj klerigaj asocioj jam estas pereintaj. Ĉu SAT pereos? Mi esperas, ke „ne“. Sed, eĉ se en ekonomia mondkrizo ĝi forvelkus, tamen ree aŭ SAT aŭ simila organizo certe estos restarigita. Kial? La respondo estas facile direbla: — Ni batalas por io, kio diferencigas nin el la bestoj, por „klera k kulturita spirito en sana korpo.“ Tia vivstato ne estas havebla por la proletaro sub kapitalismo. Do ni devas batali. Sed, dum batalado ni ne forgesu la celon preter la batalo.

Ni nur „rajtas“ al la belaĵoj, al la kulturaj plezuroj de la vivo, se ni povas uzi k kompreni ilin. Aliel, kiam post sanga batalo ni ekalprenus la delonge alsopiritajn ĝuojn, ili en niaj fingroj polviĝos. Ni ne kapablus, spirite, teni ilin.

Finfine, ni laboras por leviĝo al pli alta ŝtupo de homara kulturo. Partianoj foje — ne, ofte — forgesas tion en la misia fervoro de siaj „denuncoj“ kontraŭ SAT k K-do Lanti. Estas necese kompreni la vidpunkton eĉ de malamikoj. Estas urĝe pli necese kompreni la etajn diferencaĵojn, kiu faletigas la iradon antaŭen de la laboristaro. Do, vivu „S-ulo“ — la klerigilo; k dankojn al la ĝisnuna gvidanto, K-do Lanti.

SAT-ano 17 040 (Anglio).

Kial k kiel ili fariĝis esperantistoj k SAT-anoj

Proletoj de la mondo, unuiĝu!

Pli ol okdek jaroj jam nun pasis, depost kiam nia majstro Karlo Marks elsendis tra la mondo sian flamantan alvokon: „PROLETOJ DE LA MONDO, UNUIĜU!“ Tiu alvoko, en la komenco soninte kiel voko de solulo el dezerto, tamen iom post iom trapenetris la en malklero k mizero vivantan laboristaron. Nuntempe la unuiĝeco estas fakto, kvankam pli malpli bone komprenata k aplikata en la diversaj landoj.

Sed tutmonda unuecfronto laborista ne estas ebla, sen racia solvo de la lingvoproblemo. Certe Karlo Marks, kiam li elsendis sian devizon, ne opiniis, ke nur sin organizu la gvidontoj laboristaj; male li diris: PROLETOJ DE LA MONDO, UNUIĜU! Tiu alvoko signifas, ke la laboristoj, la proletoj, en la diversaj landoj unuiĝu, k poste interrilatu kun siaj samklasanoj en la aliaj landoj. Ne sufiĉas, ke oni estiĝu simpla ano de organizo, sen eblo kompreni la samsortanojn el alia parto de la mondo, ne sufiĉas pagi kotizon al iu Internacio, kies ĉefoj pli malpli bone povas havi kontakton kun alilingvanoj, ne, tute ne, la sola solvo estas, ke la anoj en la organizoj mem efektivigu tian kontakton. Unuiĝo estas interrilato k kontakto.

Ni esperantistoj metas ankoraŭ unu devizon al tiu de Karlo Marks. Nia devizo estas: „ESPERANTO JE LA SERVO DE L’TUTMONDA PROLETARO.“ Ni akceptas la plenan konsekvencon el la alvoko pri tutmonda unuiĝo. Esperanto estas por ni same memevidenta, same necesa afero, kiel la problemo pri organiziĝo.

Por ni esperantistoj ne ekzistas limoj de landoj, nek de lingvaj teritorioj. Ni estas unu k sama popolo. Ni ne sentas diferencojn de gento, nacieco aŭ raso. Same facile ni intertraktas kun samideanoj el Honolulo k Ŝanĥajo kiel el Parizo k Stokholmo. Ni havas la plenan eblon interkompreniĝi. Kaj tiun eblon ni volas meti je la servo de la tutmonda proletaro.

La mondskale okazanta laboro de la laboristaro estus ege plifaciligita, se nia ideo estus same disvastigita, same agnoskita, kiel nuntempe la ideo pri unuiĝo de Karlo Marks. Se la devosento lerni esperanton estus same vigle sentata kiel la sento aniĝi al fakorganizo aŭ al politika organizo, ni havus plenan eblon meti nian lingvon je la servo de la proletaro tutmonda. Estas manko en la edukado de la nuntempa gvidantaro laborista, ke ili ne klare vidas la bezonon de universala lingvo, k agas por akiri al la proletaro tiun necesan lingvon.

Nu, ni estas la salo en la vivo de la homaro. Ni estas semantoj. Persiste k insiste ni semu niajn semerojn. Fine ni venkos! Memoru ni la strofon de nia dua majstro, d-ro Zamenhof, en kiu ni legas:

„Ni semas k semas, neniam laciĝas,
Pri l’tempoj estontaj pensante.
Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas, —
Ni semas k semas konstante.“

Ernesto Eriksson, 11 020 (Stokholmo).

Mia esperantista vivo

Jam multaj K-doj rakontis, kiel ili fariĝis esperantistoj. Nun ankaŭ mi intencas priskribi mian esperantistiĝon. Sed mi ankaŭ aldonos rakontadon pri mia ĝisnuna esperantista vivo.

De 1923—1926 mi estis ŝuista lernanto en mia naskiĝ-urbeto Bad Iŝl (Ischl) en Aŭstrio. Estis dum tiu tempo, en februaro 1926, ke mi vidis afiŝon, per kiu estis anoncita esperanta kurso de „K-do“. Leginte ĝin mi tuj pensis: Jen afero por vi. Iom timeme mi sidis dum la unua leciono inter la pli ol 20 ĉeestantoj. Ili estis grandparte oficistoj, k tial mi sentis min iom malkomforte kiel ŝuista lernanto.

Post kelkaj lecionoj la instruanto jam uzis min kiel taskokorektanton. Tio iom ĉagrenis la okulvitrumitojn. Ilia komence fervora lernemo ne estis bazita sur kompreno pri la signifo de esperanto por la laborista klaso; tial iom post iom la kursanaro malplimultiĝis. Kaj finfine okazis la disfalo de la kurso. Kun du K-doj mi daŭrigis fervore la lernadon. Tute malspertaj, malkomprenemaj pri lingvaj

— página 6 —

aferoj, kiaj ni estis, ni bezonis unujaran penigan lernadon, antaŭ ol ni parolkapabliĝis.

Atentigite pri SAT de nia iama instruanto, du el ni tuj aliĝis. Ni aranĝis kursojn k baldaŭ fondis A.L.L.E.-grupon. Lastatempe senlaboreco de preskaŭ ĉiuj el niaj membroj tre malhelpis nian agadon. Kelkaj forlasis la urbeton k finfine ankaŭ mi formigris el Aŭstrio. Vane mi ĉirkaŭvagadis serĉante laboron. Finfine mi migradis tra Germanio al la SAT-Kongreso en Amsterdamo. Mia ĉiama deziro povi partopreni mondkongreson de prolet-esperantistoj efektiviĝis. La vivado inter klasfratoj el proksimaj k malproksimaj partoj de la mondo estis por mi impresplena, entuziasmiga travivaĵo. La interkompreniĝ-facilo per esperanto eĉ por simplaj laboristoj klare montriĝis tie al mi. Dum ekskurso mi konatiĝis kun angla K-do, kiu venigis min kun si ĉi tien, al Anglio.

Antaŭ ol mi veturis Anglion, mi partoprenis la malfermon de la Esperanta Domo en Arnhemo k partoprenis la sekvantajn kursojn por komencantoj k progresintoj, gviditajn de pastro Ĉe mem.

Tie instruiĝante pri tiu bonega instrumetodo, mi tuj sentis: jen la solvo de la ĉiam kaprompa problemo — kiele instrui esperanton sukcesplene?

Ankaŭ en la Esperanta Domo mi pasigis belan spertigan tempon. Ĉeestis tie ankoraŭ kelkaj SAT-anoj, inter ili K-do Tordarson el Islando. Nun mi jam pli ol unu jaron estas en Anglio. Lastan vintron k nuntempe mi instruas esperanton. Tial ke mi ne scipovas la anglan lingvon, la Ĉe-metodo estas por mi neevitebla necesaĵo. Krom en Leĉŭort (Letchworth), kie mi loĝas, mi instruas nun ankaŭ en najbara urbo. Unue tie la neŭtraluloj intencis aranĝi kurson kune kun la tieaj SAT-anoj, k mi devus esti la instruanto. Interalie la sekretario de la neŭtrala grupo skribis al mi: „. . . ni ankaŭ estas socialistoj.“ Nu, kiam tiuj „ankaŭ-socialistoj“ konstatis, ke por mi la batalo por socialismo, la klasbatalo, ne estas amatora afero, ili retiris sin k aranĝis solaj kurson. Sed ni sukcesis sen ili. En mia kurso estas 12 anoj (ĉiuj K-doj), en tiu de la „ankaŭ-socialistoj“ nur 3.

Mi jam multe vojaĝis en Anglio (ĉefe motorcikle) k vizitis laboristajn k neŭtralajn grupojn. Laŭ invito de la loka B.L.E.A.-grupo mi veturis al Sŭindn (Swindon) por instrui esperanton dum 5 tagoj al ĉ. 50 Gek-doj. Pli ol 30 el ili estas grupanoj, sed nur unu (K-dino) estas sufiĉe parolkapabla. Karakterize estas, ke ili estas des pli kontraŭaj al SAT, ju malpli ili estas pri ĝi informitaj. Precipe la grupkomitatanoj estas fervoraj SAT-kontraŭuloj. Similan staton mi konstatis plurfoje. Tio estas facile komprenebla, se ni konsideras, ke B.L.E.A. nun ja estas sekcio de la I.P.E. Per la legado de la „Ruĝa Esperantisto“ (monata anglalingva organo de B.L.E.A.) la anoj ja ricevas la „ĝustan“ informon pri SAT.

En la novembra „R.E.“ estas longa kalumnia artikolo pri mi. Al la B.L.E.A.-estraro ja tre malplaĉas, ke ĉie k ĉiam mi vendas „Manifeston de la Sennaciistoj“ k varbas por SAT. Krom tio mi estas kompartiano k ne sufiĉe ortodoksa, jam tial ĉar mi ne konsentas al la fiagoj de la C.K. de SEU. Interalie ili riproĉas al mi, ke mi foriris el Aŭstrio, pro timo antaŭ la tiea akra klasbatalo, k ke anstataŭ foriri mi devus resti hejme k fari PEK-laboron. Sed aginte malbone, fripone (laŭ ili), mi do pekis, sekve mi ja estas „PEKulo“.

Memkompreneble plaĉus al tiuj uzurpulaj I.P.E.- k ties sekciaj gvidantoj, se la esperantistaj K-doj same nur interrilatus pere de gvidantoj k delegitoj, kiel okazas ĉe la partioj per la poliglotaj gvidantoj. —

Por vera klasbatalanto estas ĉie agitlaboro, estas ja tiom da farenda instrua, organiza k varba laboro en ĉiuj landoj k precipe en Anglio, kie la larĝaj laborist-amasoj ankoraŭ estas infektitaj de burĝismo, konservatismo k indiferentismo por serioza, senkompromisa batalo kontraŭ la kapitalismo.

Finante mian koncizan rakontadon mi sciigas al la esperantista K-daro tutmonda jenan mian decidon:

Konsciante pri la neceso de esperanto por la mondproletaro en ĝia batalo por unuiĝo k liberiĝo k konsciante pri la ignorado de la mondlingva problemo fare de la laboristaj gvidantoj, mi decidis dediĉi miajn kapablon k energion precipe por la laborista esperanta movado, k tial ke ĉefe mankas bonaj instruantoj, k ĉar mi dank’ al la Ĉe-metodo sukcesas instrui kun konsiderinda sukceso, mi ĉefe laboros en tiu rilato.

K-doj, ni unuiĝu en la batalo kontraŭ naciismo, patriotismo, religio k ĉiuj alispecaj servantoj k subtenantoj al la ĝisradike ekstermenda kapitalisma sistemo. K-doj, ni laboru senlace por la disvastigo de esperanto inter la mondproletaro. Ni pliaktiviĝu en la laboro por refortigo k antaŭenirigo de SAT!

Joĉjo Brukenberger, 9 877 (Letchworth).

Malgraŭ ĉio!

En la dudek-naŭa ekflagris la krizo,
Instruas nin ekonomiaj tabeloj;
Kaj ĝi profundiĝis sen kompromiso
En trideka, tridek-unua kruelaj . . .
Sen kompat’, kulminante, la tridek-dua
Akumulis mizeron kun vipo detrua.

Nova jaro — krepusko sur griza ĉielo —
Sed proletoj inertaj sub prem’ de l’fatalo.
Krima malunuec’ estas bar’ al ribelo,
Al la lukt’ kontraŭ ekspluatant’ Kapitalo.
Jen akuŝis ankoraŭ Mizer’ tridek-trian,
Sin defendi elvokas proleton konscian.

En la dudek-naŭa ekkrevis insido,
Dum kongreso impona ĉe Lajpcig de SAT,
En trideka firmiĝis skismula avido,
Furiozis ŝakala atak’ kontraŭ frat’!
Kaj en tridek-unua, ĉe Amsterdamo,
Por sankcii la rompon — okazis la samo.

Al la krizo en mond’ aldoniĝas monrabo,
Ŝiris vundojn dolorajn ĉi lasta dujaro,
Sed burĝonojn jam freŝajn ĝermigas SAT-arbo,
Disvolviĝas ekiro, penetro, refaro.
Laŭ la plan’ de raci’ nian sulkon ni fosas,
Inter rifoj danĝeraj sekure ni krozas.

Se de 300 ĝis 400 ni nombris kun peno,
Ne forskuis nin tamen bloveg’, uragano.
Ho! formortos multiuj dum iro k veno:
Nia SAT pluekzistos kun sia organo!
Ĉar i d e’ ĝin vivigas. Kun verv’ de junulo
Al kvincenta ekpaŝu do, „Sennaciulo“!

N. Bartelmes (1768).

Kiel mi fariĝis esperantisto

Vidinte en „La Lernanto“ skribaĵojn sub la supra rubriko, en mi vekiĝis deziro provi priskribi, kiel mi fariĝis esperantisto, kiel mi poste fondis grupon k nun estas kursgvidanto. Okazis jene:

Estis bela, sunplena vetero. Ni, K-do Georgo (Yrjö) k mi, sidis sur bordo de iu el dekmiloj da lagoj de Finlando (en Finlando estas 61 963 lagoj) k sunbruniĝis k fiŝkaptis per la hokkaptilo. Ni ambaŭ estis junaj, 19-jaraj laboristoj k havis libertagon, ĉar estis dimanĉo, k uzis ĝin por refreŝiĝi. Ni sidadis k babiladis, dum la suno brunigis la haŭton k la perkoj iam k tiam ekmovis la surnaĝileton.

Ĉar la fiŝoj ne montris sin tre emaj kapti la hokon, komencis Georgo, kiu havis lernolibrojn en esperanto, kapti min en la reton de esperantistoj. Sed mi havis ankaŭ miajn proprajn antaŭjuĝojn k ne estis tiel facile atingebla. Homoj ja ĝenerale estas tiaj, ke ili ne facile akceptas ion bonan, kion oni trudas al ili. Oni devas preskaŭ devigi ilin al tio k mi ne estis eksterregululo. Krome mi havis leteran kurson en la angla lingvo k estis ensorĉita de ĝi.

Li parolis pri facilo de esperanto ktp. Sed mi, sciante nenion pri esperanto, opiniis absurdaĵoj ĉiujn artefar-

— página 7 —

itaĵojn. Mi diris, ke laboristo ne havas tempon por perdi ĝin per la lernado de sensencaĵo, el kiuj li nenion profitos. Georgo estis komencanto k sciis paroli nenion pri laborista esperantismo, nek pri la devo de ĉiu laboristo lerni esperanton. Tamen mia intereso vekiĝis k reveninte hejmen, mi pruntepetis de li la lernolibrojn por konatiĝi kun ili. Sed mi konfesas, ke nur tial mi ilin pruntepetis, ke la afero ekŝajnis al mi io kurioza k ne tial, ke mi ĝin konsideris kiel ion atentindan aŭ esplorindan. Mi estas certa, ke ankoraŭ nun miloj da laboristoj opinias tiel. Sed tuj, havante la librojn k iom studinte la lingvon, mi estis tute kaptita de ĝi; mi do estis en la reto. Mi ne povas diri, kiel ĝi okazis, sed mi entuziasmiĝis fortege. Mi ekkomprenis, kiel malfacilega vere estas la angla lingvo, komprenis, ke neeble estas ellerni ĝin memstare, kiel mi provis, aŭ atingi eĉ ioman kapablon legi k skribi.

Mi loĝas kampare, en vilaĝo nomata Orivesi. Kaj tiam, kiam tio okazis, antaŭ ok jaroj, estis neniu esperantisto en la vilaĝo, krom Georgo, kiu estis komencanto. Do mi devis lerni memstare. Sed tio ne malhelpis. Kompare kun la angla, esperanto estis facila. Mia fervoro estis tiel granda, ke ne pasis longa tempo, ĝis mi jam povis legi k korespondi. Ĝis nun mi ricevis nenian instruon en la lingvo, sed tamen mi nun instruas ĝin al 23 Gek-doj.

Ankaŭ mi propagandis, k kelkaj K-doj aĉetis lernolibrojn, sed ili ne havis fortojn por daŭrigi la lernadon. Nun mi sukcesis interesi multajn Gek-dojn, k ni decidis fondi grupon. Mi anoncis kunvenon en la Laborista Domo, k rezulto estis, ke je la 27-a de oktobro ĉi-jare fondiĝis laborista esp. societo en Orivesi, kun 23 anoj. Al ili mi nun devas instrui la lingvon. Kompreneble mi ne estas tro kompetenta, sed mi estas la sola en la loko, kiu iom scias la lingvon k tial ĝi estas mia devo. Ni fosu nian sulkon; ĉiu laŭ siaj fortoj.

Estas bedaŭrinde, precipe al kamparanoj, ke finlanda publika Radio estas tiel reakcie estrata, ke ĝi, malgraŭ tio, ke en- k eksterlandaj esperantistaj organizoj k individuoj bombardis ĝin per petleteroj, aranĝis nenian instruon aŭ priparolojn en esperanto. Tiaj faciligus la lernadon. Ankaŭ tio montras, kiel indiferenta la burĝaro estas rilate esperanton. Tiom pli insiste ni, laboristoj, devas batali por la tutmonda lingvo.

Al mi esperanto jam nun donis multe. La tempo, kiun mi bezonis por la lernado, tute ne vane perdiĝis. Ofte nun, kiam mi estas senlabora, esperanto estas la sola konsolanto, la sola, kiu ankoraŭ igas min kredi al estonto, en tiu ĉi monotona senlaboreco. Ricevinte mian gazeton Sennaciulo k legante ĝin, mi sentas min feliĉa pro tio, ke mi scias esperanton k per ĝi ricevas verajn informojn pri suferoj k bataloj de alilandaj samklasanoj. Tiam mi sentas, ke mi ne estas sola, sentaŭga forĵetindulo, sed unu radeto en la maŝino, kiu produktas por la emancipiĝo de l’proletaro.

Mi esperas, ke mi, malgraŭ la senlaboreco, povos pagi la kotizon k ricevi Sennaciulo-n ankaŭ por la venonta jaro.

Nov. 1932. W. Wilkman, 17 896 (Orivesi).

[REKLAMO p.7] Jam aperis la 5-a kajero 20-paĝa, riĉe ilustrita de La Nova Epoko. Ĉi tiu n-ro de la Literatur-Scienca Revuo de SAT konsistas entute el materialo verkita originale de esperantistoj k estas unika laŭ sia enhavo. Poezio. Beletristika prozo prolet-tendenca. Verkistoj k Verkoj (Engholm, M. Gorki, Degeyter). Scienco (lingvoscienco, historio). Sub la sagoj de l’ kritiko (tri detalaj recenzoj). La Paĝo de l’ Filozofo (pri John Locke), ktp. Prezo de l’unuopa kajero: 0.50 mk.g. La abono al tuta jarkolekto (6 kajeroj) kostas nur 2.50 mk. g. Mendu ĉe Administrejo de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O. 27.

Multaj esperantistoj forgesis aŭ tute ne konas ĉi tiujn konsilojn.

Sed se oni trovas, ke la esprimado en esperanto estas ankoraŭ iom pli longa ol ĝi devus esti ideale, tiam oni ne forgesu, ke sendube la lingvo kun la tempo iom ŝanĝiĝos, tiel same kiel ĉiu alia lingvo. Post kelka tempo, kiam la lingvo estos ĉie enkondukita, kiam la facila ellerneblo k rekoneblo de la vortoj ne estos jam tiom grava, tiam oni komencos iom post iom enkondukadi kelkajn mallongigojn.

L. L. Zamenhof, 1892.

*

Ĉie, kie la senco permesas, mi preferas formojn pli mallongajn.

L. L. Zamenhof, 1902.

*

Tiujn konsilojn de la Majstro ni zorge aplikas k la rezulto estas, ke tia senpezigo al la lingvo ebligas meti en la gazeton pli da materialo. Ni taksas, ke tiu nia farmaniero, inter la 300—400-a n-roj, ŝparigis lokon por enmeto de materialo, povunta plenigi ĉi tiun 16-paĝan n-ron. Sekve nia senbalastigo profitigis la abonantaron en du jaroj je 16 senpagaj paĝoj . . .

Por ke „La Nova Epoko“ pluvivu!

K-do Roulman, Aulnay-s. Bois — fr. 14.50
K-do Chiland, Paris — fr. 10.—

DE NIAJ SOVETIAJ AMIKOJ

. . . 17—XI—32.

Kara Kamarado,

Estis ja granda surprizo k ĝojo ricevi la vian sendaĵon — k mi ankaŭ akceptas vian riproĉeton. Sed mi silentis, mi ĉesigis ĉian esperantan agadon, tial ke mi plene konscias, ke nun ne ekzistas la ŝanco kontraŭstari sukcese al la fuŝuloj k lakeoj el Moskvo. Mi preferas silente atendi pli favorajn cirkonstancojn. Ili venos k la karieristoj de la CK. de SEU ne eterne povos apliki siajn sensencajn k krimajn direktivojn. Ilia sinteno kontraŭ SAT estis ja krima, sed ili eĉ pli krimas kontraŭ esperanto mem. Fakte nun ili bremsas la movadon. Ne kredu, ke mi pro malŝato al ili troigas. En la ruslingva organo de SEU, n-o 6, 1932, troviĝas letero de Drezen al Leningrada K-do, kiu estas tre signifa. Jen mi tradukas por vi kelkajn partojn:

„Se siatempe efektiviĝus la direktivo de la Ukraina komjunular-unio, kiu devigis preskaŭ ĉiujn siajn membrojn ellerni esp-on, ni post unu jaro estus devigataj eldoni tioman kvanton da esp. literaturaĵo, kiu ukrainigus nian esp-on k preskaŭ neniigus la signifon de la disvastigo de esp-o en aliaj landoj, kiel ekzemple Argentinio, Ĉilio, Danio k. a.

— — —

„Nur ĉe la kondiĉo, ke en la eksterlando la esp-o-movado estos pli forta ol la nia, sovetia, nur tiam ni devos pensi pri metodoj de rapidigo de la nuntempe ekzistanta ritmo de kresko k disvastigo de nia movado en USSR. . .

„. . . La dua kvinjara plano devas esti por ni la periodo, kiam ni sufiĉe ekposedos la marksismajn k leninismajn principojn de la konstruo k evoluo de la internacia lingvo, preparos sufiĉajn kontingentojn de novaj laborantoj, reinstruos niajn malnovajn kontingentojn, rilate al la kondiĉoj de nia laboro. Tiam ni ekpovos dum la tria kvinjarplano jam . . . aliri dense la solvon de la demando . . .“

Legante tian lakeaĵon, min ŝancelis jen kolero, jen rido. Oni ja koleras, konstatante, ke junkomunistoj volas amase lerni nian lingvon k CK. de SEU malhelpas al tio. Kaj ĉu ne estas ridiga la pretendo, ke esp-o devas unue disvastiĝi en Ĉilio k Danio, antaŭ ol

— página 8 —

la Sovetia laboristaro ĝin ellernu? Ĉu ni devis ankaŭ atendi, ke en la eŭropaj landoj la revolucio estu farita por detrui la caron k forpeli Kerenskion? Kaj tia ulo kuraĝas paroli pri „leninismo“ k forgesas, ke en nia preskaŭ 100-genta unio esp-o estus potenca unuecigilo.

La klarigo pri tia stato en nia lando estas simpla. Ĉe ni, kiel ĉe vi, la partigvidantoj malsimpatie aŭ indiferente rilatas al esp-o. Sed por kuraĝi kritiki tian sintenon ĉe la estroj de Komintern, necesus havi „puran ĉemizon“, dum la karieristoj el la CK. de SEU havas kiel zorgon kaŝi sian filistrecon k esti ĉiam tre „ortodoksaj“, ĉiam sekvi tute rekte, aŭtomate la linion, difinitan de nia burokratiĝinta partio. Sed legante viajn artikolojn mi ĝoje konstatis, ke vi mem vidas klare la situacion ĉe ni.

— — —

ANIMSTATO

. . . 12—IX—32.

„Nun mi volas iom skribi pri miaj propraj pensoj. Mi ne malesperiĝis, sed ankaŭ espero ne ŝajnas al mi sufiĉe proksima. Min regas ia indiferento. Multon mi volas fari k tamen ne faras. La kaŭzojn mi ne povas elklarigi, sed simple konstatas, ke mi ne havas emon por labori. Por skribi artikolon, mi ĉiun fojon devas persiste instigadi, kvazaŭ perforti min. Min multe interesas, kiel vi aŭ iu al vi proksima faras sian laboron. Ĉu „S-ulo“ aŭ „La N.E.“ ne povas helpi al multaj, kiuj estas en simila stato kiel mi? Donu lokon al humorriĉaj rakontoj, donu la parolon al verkistoj tutmonde konataj, al filozofoj k sciencistoj. Ili montru al ni vojon al luma, celhava vivado.

„Montru al ni, ke ekzistas homoj bonaj, honestaj k sinceraj, kiuj laboras por la bono de l’tuta Homaro. Ilia aneco al ia sekto ne malhelpu al ni ĉerpi el ili ion bonan k utilan por la homoj. Suno ja lumas por ĉiuj. Ni estu pli proksime al la suno. Pli proksime al la Naturo. Sed por tio necesas optimismo, forta optimismo.

„Per nia komuna agado en SAT ni flegu, fortigu la optimismon. La GeSAT-anoj portu la lumon en la tuta mondo. Finfine ni devas venki. Kiam? Neniu scias.

„Man-ĉe-mane ni batalu kontraŭ malhonestuloj; ni vidigu blindulojn, eduku fanatikulojn. Sed ne ekzistu devigo. Lenin diris:

Ni ne intencas per bastonego peli homojn en paradizon.

„Ankaŭ ni memoru jenan eldiron de Trocki: El cento da boatoj oni ne povas konstrui eĉ unu vaporŝipon.

„Do SAT altiru al si nur la plej bonajn elementojn. Nin ne logu famuloj; aŭtoritato por ni ne estu decidiga, tamen ni alte taksu homon sinceran k sindoneman. Mi kredas, ke multaj Gekdoj el la tuta mondo sampensas kiel mi, sendepende de tio, ĉu ili apartenas aŭ ne al komunista aŭ socialista partioj.

„Ĝisnuna agado de la Direkcio de SAT estis sendube bona, sed nun ja la tempo estas alia, do alia ankaŭ devas esti la vojo. En niajn vicojn venu freŝaj fortoj. Almenaŭ daŭre kontraŭbatalu la dogmemon k fanatikon.“

Kontraŭmilita Kanto

Laŭ la konata angla melodio: „It is a long way . . .“

* Ĉu vi iam plu militos? —
:/: Tute certe ne!
* Ne se car’ aŭ reĝ’ incitos? —
:/: Tute certe ne!
* Ne se pastro eĉ invitos? —
:/: Tute certe ne!
* Kion diros vi, se registaro ĝi, vin ordonos al batal’?

:/: Ni respondos firme, klare, sen ia tremo ĉe voĉ’:
„La financistoj mem avare en diboĉ’,
Ĉiam ŝtelis — rabis — fuŝis, en ĉiu lando la sam’;
Do, ili mem mortigu sin, en sia sanga flam’.“

* Ĉu vi havas patrolandon?
:/: Jes! tra tuta mond’.
* Ankaŭ kamaradan bandon?
:/: Jes! tra tuta mond’.
* Ankaŭ faras propagandon?
:/: Jes! tra tuta mond’.
* Pretas la respond’, tra tutproleta mond’, se milito venos plu?

:/: Ni respondos firme, klare, sen ia tremo ĉe voĉ’:
„La financistoj mem avare en diboĉ’,
Ĉiam ŝtelis — rabis — fuŝis, en ĉiu lando la sam’;
Do, ili mem mortigu sin, en sia sanga flam’.“

Alb. Dean (15 312).

* = solkante. — :/: = ĥore.

K-do Skripnik propagandas esperanton

Jen antaŭ ni estas dika ukrainlingva libro „Nacia problemo“. Tio estas kurso pri nacia problemo, studata en komunistaj superaj lernejoj k sovetaj partilernejoj. Ĝi estas krestomatie kompilita de B. Borev, 3a eldono, eldonejo „Proleto“ en Ĥarkovo, 1932. El la antaŭparolo al la 3a eldono ni ekscias, ke ĝi estas kompletigita per kelkaj novaj ĉapitroj (nomataj en la libro „temoj“). Inter ili per la 4a temo: „Lenina meto de la problemo pri nacia kulturo dum diversaj etapoj de la historia evoluo“. En § 4 de la temo kun la subtitolo: „Lingva problemo ĉe Lenin k Stalin“ inter fragmentoj el verkoj de tiuj ĉi proletgvidantoj sur paĝoj 76—77 ni trovas fragmenton el la verkaro de K-do Skripnik. La fragmento temas pri esperanto k sennaciismo. Ĝi estas parto de la artikolo „Esperantigo aŭ ukrainigo“, jam konata al niaj K-doj (vd. „S-ulo“n n-o 309, p. 529). Ĝi ne estas tre favora por nia movado k traktas ĝin el nacia vidpunkto. Sed la fakto mem, ke traktante pri nacia problemo oni bezonas jam mencii nian movadon, pruvas nian kreskon. Krome sendube ĝi havas grandan propagandan signifon. Jam multaj personoj sciiĝos pri nia lingvo el la 2-a volumo de Skripnik-verkaro, kie la artikolo estas represita entute, k ankoraŭ pli grandan rondon da legantoj havos la fragmento de l’artikolo en la „Nacia problemo“, kies eldonkvanto estas 40 000!

Por tio ni danku K-don Skripnik. Ja por propagandi oni ne nepre devas laŭdi. Tion pruvis jam spertoj de l’ franca ministro Berar antaŭ 10 jaroj.

14—XII—32. Grodnano.

[REKLAMO p.8] Konu la enhavon de: PAUL NEERGAARD: Fremdvortoj en Esperanto. 15-a regulo en teorio k praktiko. Enkonduko: La evoluo de la lingvo. La naturo k la fontoj de la fremdvortoj.

  1. Difino de fremdvortoj
  2. „ „ internacieco
  3. Internacieco laŭ senco
  4. „ „ formo: A. Fremdvortoj el mortintaj lingvoj
  5. Esperantigo de fontvorto: a) Devenigo laŭ grafio b) „ „ prononco c) „ „ gramatika naturo ĉ) „ diversa por eviti ĝenajn homonimojn
  6. La nuancigeblo per antikvalingvaj elementoj
  7. Hibridaj vortoj B. Fremdvortoj el vivantaj lingvoj Postuloj por lingva boneco Starigo de principoj aplikeblaj je elekto de esp.-formoj de fremdvortoj:
  8. Principo de vortara ekonomio
  9. „ „ internacieco
  10. „ „ vorta ekonomio (koncizo)
  11. „ „ laŭreguleco (analogeco)
  12. „ „ bonsoneco Analizado de fremdvortoj laŭ la starigitaj principoj Rilatoj inter la scienca-teknika k la komuna vortaroj Generalaj ekzemploj de analizado Specialaj ekzemploj: Vortoj kun finaĵo -cio „ „ „ -enca aŭ enta „ „ „ -io aŭ iko Botanika k zoologia nomigado Grafikaĵo Konkludo: Konsideroj pri la principoj
  13. laŭ funkcio de la vorto esperantigota
  14. laŭ la epoko de la esperantigo Indekso. Komentaro. Bibliografio.

— página 9 —

AL SAMA CELO PER DIVERSAJ VOJOJ

La vojo de l’komunista partio en USSR.

[BILDO p.9 | 37,11,66,39] Desegnaĵo: portreto de viro kun lipharoj kaj pipo en la mano, en jako kun butonoj.

Decido de ĝia Centra Komitato.

„Sekve de la decido ĉe la XVI-a Kongreso de l’Kompartio koncerne la „elpurigon» inter la membroj de l’ partio (aprilo 1929), la Centra Komitato decidas: 1. Elpurigo inter membroj de l’Kompartio k inter la kandidatoj de l’partio estos farata dum la jaro 1933; 2. Ekde la tago de l’publikigo de tiu ĉi decido (la 10-a de decembro 1932 — Red.) neniu plu estos akceptata kiel partia kandidato, same kiel la akcepto de l’kandidatoj en la vicojn de l’partio estos haltigata. Tiu ĉi decido validas por la tuta teritorio de U.S.S.R., en la urbo same kiel en la vilaĝo.»

En la centra organo de l’Kompartio Sovetia, „Pravda», aperis jenaj komentoj pri la supra decido: „Dum la periodo, kiu sekvis la XVI-an Kongreson de l’Partio, la nombro de ĝiaj membroj k kandidatoj pliiĝis je 1 278 000 (1 852 000 je la 1-a de aprilo 1930, 3 130 000 je la 1-a de julio 1932). Alivorte, la partio kreskis laŭ la proporcio de 69 %, dum en la periodo de l’XV-a al la XVI-a Kongreso ĝi nombris nur 42,2 % da kresko, k inter la XIV-a k la XV-a Kongreso, la Kompartio enregistris nur pliiĝon de 20,8 %.

Nia partio disvolviĝis precipe dum la lastaj jaroj per la aliĝo de l’„atakbrigaduloj» laborantaj ĉe la fabriko. En la vilaĝo la plej bonaj kolĥoz-anoj (kolektiv-bienanoj) alportis sian helpon.

Malgraŭ tio la parti-organizoj ne ĉiam procedis al tre zorgema elekto inter tiuj, kiuj deziris partianiĝi. Pli grava afero, iuj parti-organizoj, trudokupitaj per la vetkurado al la kvanto, lasis sin delogi per la oficiala flanko de l’varbotasko k akceptis novajn anojn okaze de festoj, ktp …

… Oni akceptas kelkfoje ĉe la partio K-dojn, kiuj ne ankoraŭ estas penetritaj de l’ekstrema respondodevo, kiun ili prenas sur sin per la fakto de aliĝo al la Kompartio. Ne ĉiuj komprenas, ke la devoj de komunisto postulas laboron plenan je abnegacio. Iuj parti-organizoj, k precipe tiuj en la vilaĝoj, troviĝis obstrukcitaj per personoj fremdaj al la afero de l’komunismo, nekapablaj sekvadi la politikon de l’ partio. Kaj en iuj lokoj, profitante el manko de politika atentemo, la klasa malamiko sukcesis penetri en niajn vicojn.

… La kontraŭrevoluciaj provoj pri sabotado (intenca fuŝado) ĉe la stokigo de l’greno, sabotado de la restoj el la kulaka (kamparano-bienposedanto) klaso en la kolĥozoj neniam estus kronitaj per ajna sukceso, se ne parto el „komunistoj», kiu trompis la partion, ilin helpus. Nur tie, kie la sabotlaboro de l’kulakoj estis gvidata de la malamikoj de l’partio, havantaj la membrokarton de l’Kompartio en la poŝo, ĉi tiu laboro havis kiel rezulton diserigi parte la kolĥozojn.

La elpurigo inter la partimembroj k kandidatoj por la Kompartio devas esti organizata sur solida bazo. Ni devas koncentrigi nian atenton al la kvalito de l’organizo. Ni allasu en la vicojn de l’partio nur tiujn, kiuj estas plene sindonaj al la laborista klaso, kiuj starigas la partiinteresojn super ĉio; kiuj denuncas k forpuŝas el ĝiaj vicoj ĉiujn, kiuj malobeas la partian disciplinon, la dekstrajn oportunistojn, la kontraŭrevoluciajn trockianojn, la hipokritulojn, la trompulojn, kiuj, sub la masko de ŝajna akcepto de la partilinio, daŭrigas sian malnoblan laboron kontraŭ la partio.

Kontraŭbatalante senpardone ĉiujn „maldekstrumajn» distordojn de l’partilinio k la aplikadon de l’interkonsentiĝo rilate la oportunistojn, la Kompartio cementos solide siajn vicojn . . .»

Edvardo Bernŝtajn (Bernstein) k lia verko

[BILDO p.9 | 68,45,89,68] Foto: portreto de maljuna viro kun okulvitroj kaj blanka barbo.

La 18-an de decembro 1932 mortis Edvardo Bernŝtajn, unu el la plej distingaj teoriuloj de l’germana socialdemokratio, kiu aktive partoprenante en la movado, trapasis ĉiujn periodojn de l’nomita partio de ĝia naskiĝo ĝis la nuna tempo.

Li naskiĝis en 1850 kiel ido de lokomotiv-kondukisto. Ĉi lasta ebligis al sia filo lerni en gimnazio, sed ne havis la rimedojn por vizitigi al li universitaton. La filo venĝis sin per pasia aŭtodidakta studado. En 1880 laŭ rekomendo de A. Bebel al Fr. Engels li estis komisiata anstataŭi Volmar (Vollmar) ĉe la gvidado de la gazeto „Socialdemokrato», kiu estis malpermesita laŭ la kontraŭsocialista leĝo de 1878. Bernŝtajn tiam instaliĝis en Svisio k konatiĝis tie profunde kun la marksisma metodo, helpate de la konsiloj de Engels. Tiel la gazeto, kiu nur sekrete povis penetri en Germanion, akiris grandan propagandan valoron. La Bismark-a persekuto trafis ĝis Svisio, k ĉi tiu ŝtato forpelis lin en 1888. Tiam B. fiksiĝis dum kvin jaroj en Londono k kunvivis intime en tiu urbo kun Engels.

En 1890 la socialista leĝo estis nuligata, sed B. ne povis laŭleĝe reveni Germanion, same kiel multaj aliaj. Nur en 1902 la arestletero kontraŭ li estis retirata. Sekve el Anglio li daŭrigis sian teorian propagandon, post la morto de Engels. En tiu epoko okazis grava transformiĝo en la kapitalismo per modifo de ĝiaj ekspluatoformoj; tiu movado, kiu ŝajne subpremis la periodajn krizojn, komenciĝis nature en Anglio. Konsidere al tiuj novaj formoj, B. kredis necese procedi al revizo pri diversaj punktoj de l’marksismo.

El tio sekvis fama polemiko inter Bernŝtajn k Kaŭcki, kiu estigis en ĉiuj socialistaj medioj la plej vivajn k pasiajn diskutojn. M. Ber (Beer) skribas en sia „Historio de l’Socialismo» pri la evoluo de l’movado tiuepoka jenon: „La revizismo en la germ. socialdemokratio estis akcelata per la ekprospero de l’germana ekonomio, kiu favoris la optimismon k estis akompanata de ekprospero de la sindikata movado. La membronombro de la liberaj sindikatoj kreskis de 238 000 en la jaro 1890 al multe pli ol 2 milionoj en la jaro 1914; iliaj gvidantoj Karlo Legien, Rob. Ŝmit (Schmidt), P. Umbrajt (Umbreit) estis esence revizemaj. Karlo Kaŭcki, Fr. Mering (Mehring)

— página 10 —

k Roza Luksemburg ekkomencis la batalon kontraŭ la revizismo kun granda energio, sed sen praktika sukceso. Granda kontraŭeco, kiun la partianoj ne ĉiam ekkonsciis, ekzistis inter teorio k praktiko . . .»

La pensado de B. tiumomente suferis influon analogan al tiu, kiun kaŭzis antaŭ nelonge ĉe multaj la ekprospero de l’usona ekonomio, kun la iluzio, ke la kapitalismo mem kreus limigon, se ne la finon de l’klas-antagonismo. La doktrina revizo de Bernŝtajn liveris teorian apogon al la batalo pri reformoj entreprenita de l’socialistoj en diversaj landoj. Sekvis krizo de taktiko, kiu nur provizore finiĝis ĉe la Amsterdama kongreso en 1904, kiu kondamnis la „revizemajn intrigojn».

Post reveno en Germanion (1902) B. estis elektata en la parlamenton; krom oratoro li restis propagandisto k serĉanto de dokumentoj pri la historio de l’socialismo. Dum la milito B. estis unu el tiuj, kiuj kontraŭbatalis la aliĝon al la imperiisma milito k la „militsocialismon». Kun Kaŭcki k Hase (Haase) li redaktis la faman manifeston, kiu disigis la sendependulojn (U.S.P.) de la germanaj plimultanoj (S.P.D.). Ekde la revolucio li vojiris kun la unuaj. Sian vivfinon li pasigis ĉe la denove unuigita socialdemokratio, kies helpema konsilanto li restis, malgraŭ sia maljunaĝo.

TROCKI EN KOPENHAGO

[BILDO p.10 | 37,33,65,59] Foto: viro kun okulvitroj kaj pinta barbo, profile, sidanta ĉe tablo.

Laŭ invito de socialdemokrataj studentoj k kun permeso de la dana registaro Trocki vizitis en la lastaj tagoj de novembro 1932 Kopenhagon k faris antaŭ granda publiko paroladon — unuafoje de post sia ekzilo. En la gazetaro oni multe diskutis, ĉu prava la permeso al li viziti la landon — partoprenis en tiu diskuto ĉiuj politikaj partioj.

La 27-an de novembro okazis la parolado en la due plej granda kunvenejo de la urbo. Filmsocieto ricevis rajton foti lin dum parto de la parolado por parolfilmo. La temo estis pure historia. Li akcentis, ke la celo de lia lekcio ne estas politika, ke li deziras prezenti la historiajn faktojn k ties kaŭzojn kvazaŭ „per tranĉilo de senpasia anatomo».

La tuta teksto de la parolado plenigus almenaŭ 5 paĝojn de „S-ulo»; ĝi estis historio pri k glorigo al la „Oktobra Revolucio»; ni devas limigi nin je cito de plej karakterizaj partoj, precipe el la konkluda.

„. . . La nuntempaj produktofortoj, diris Trocki, transiris delonge la naciajn barierojn. La socialisma socio estas nerealigebla en la naciaj limoj. Kiel ajn gravaj povas esti la ekonomiaj sukcesoj de izolita laborista ŝtato, la programo pri la „socialismo en unu sola lando» estas etburĝa utopio. Nur eŭropa, k poste tutmonda Federacio el socialistaj respublikoj, povas malfermi la vojon al socialisma socio harmonieca. . . .

. . . La kapitalismo kiel mondsistemo sin forvivis historie. Ĝi ĉesis plenumi sian esencan taskon: plialtigi la nivelon de la homara povo k de la homara riĉo. La homaro ne povas stagni sur la atingita ŝtupo. Nur potenca plialtigo de la produktofortoj k justa, laŭplana, t. e. socialisma organizado de l’produktado k distribuado povas certigi al la homoj — al ĉiuj homoj — dignan vivnivelon . . . k senton pri libero sub du specoj de rilatoj: unue, la homo ne plu estos devigata dediĉi la ĉefan parton de sia vivo al fizika laboro. Due, li ne plu dependos de la leĝoj de l’ merkato, tio estas de la blindaj k mallumaj fortoj, kiuj konstruiĝas malantaŭ lia dorso. Li konstruados libere sian ekonomion, tio estas laŭ plano, la kompason en la mano. En tiu ĉi senco, la socialismo devas fariĝi nova etapo en la historia kreskado de l’homaro.

Al nia prapatro, kiu armis sin por la unua fojo per ŝtonhakilo, la tuta naturo prezentiĝis kiel konspiro de mistera k malamika potenco. De tiam, la natursciencoj en intima kunlaboro kun la praktika teknologio lumigis la naturon ĝis ĝiaj plej mallumaj profundoj. Helpe de l’elektra energio, la fizikisto donas nuntempe sian opinion pri la atoma kerno. La horo ne plu estas malproksima, kiam kvazaŭ ludante la scienco solvos la taskon de l’ alĥemio, transformante la sterkon en oron k la oron en sterkon. . . .

. . . La reformacio reprezentis la unuan sukceson de l’individuismo k de l’ burĝa raciismo en kampo, kie estis reginta morta tradicio. La kritika pensado transiris de l’eklezio al la ŝtato. Naskite en la batalo kontraŭ la absolutismo k la mezepokaj kondiĉoj, la doktrino pri la popola suvereneco k la rajtoj de l’homo k civitano kreskis. Tiel formiĝis la sistemo de l’parlamentismo. La kritika pensado penetris en la kampon de l’ŝtata administracio. La politika raciismo de l’demokratio signifis la plej altan konkeron de l’revolucia burĝaro.

. . . La tekniko liberigis la homon el la tiraneco de la malnovaj elementoj: la tero, la akvo, la fajro k la aero, por subigi ĝin tuj al sia propra tiraneco. La homo ĉesas esti la sklavo de la naturo por fariĝi la sklavo de la maŝino k, pli malbone, la sklavo de l’oferto k mendo. La tutmonda krizo nuntempa atestas per aparte tragika maniero, kiom tiu ĉi fiera k aŭdaca reganto super la naturo restas la sklavo de l’blindaj potencoj de sia propra ekonomio. La historia tasko de nia epoko konsistas en tio anstataŭigi la senplanan ludon de l’merkato per racia plano, disciplini la produktofortojn, ilin devigi agi kun harmonio, servante obeeme la bezonojn de l’homo. . . .

. . . Sed tio ne estas ankoraŭ la ekstremo de l’vojo. Ne, tio estas nur ĝia komenciĝo. La homo sin nomas la supro de l’kreitaĵaro. Ekzistas iuj rajtoj je tio. Sed kiu prave povus aserti, ke la nuna homo estas la lasta plej alta reprezentanto de l’speco homo sapiens? Fizike k spirite ĉi tiu biologia abortulo, kies pensado estas malsana k kiu kreis al si neniun novan organan ekvilibron, estas tre malproksima de l’perfekto.

Estas vere, ke la homaro pli ol unu fojon produktis gigantojn de la penso k ago, kiuj superas la samtempulojn kiel suproj sur montaroj. . . . Sed la fajreroj de l’genio estas plej ofte sufokitaj en la subpremataj profundaĵoj de l’popolo, antaŭ ol ili eĉ povas elŝpruci . . .

La antropologio, la biologio, la fiziologio, la psikologio amasigis montojn da materialoj por starigi antaŭ la homo en sia tuta amplekso la taskojn de sia propra korpa k spirita perfektigo k de sia posta disvolviĝo.

. . . Kiam ĝi estos subiginta la ĥaosajn fortojn de sia propra socio, la homo eniĝos en la pistujoj, en la retortoj de l’ĥemiisto. Por la unua fojo, la homaro konsideros sin mem kiel krudmaterialon, k en plej bona kazo kiel fizikan k psikan duonfabrikaĵon. La socialismo signifos eksalton el la regno de l’neceso en la regnon de l’ libero, ankaŭ tiusence, ke la hodiaŭa homo, plena je kontraŭecoj k senharmonia, trabatos la vojon al nova pli feliĉa speco.»

Menciu nepre esperanton ĉe represigo de artikoloj esper.-devenaj!

— página 11 —

PRIPENSINDE

Ni metu la metafizikajn moralojn en la saman situacion kiel la religiajn moralojn. Realigi en si mem imagon kiel eble plej perfektan pri la ideo de l’ Bono, signifas aliri la plej altan virton, laŭ Plato. Aristotelo deklaras, ke la tuta naturo sin tiregas al dio kiel al la celo; k tiu ĉi filozofo invitas nin al meditado pri la eterna vero. Lajbnic, Malbranŝ, ktp, supozas superege saĝan leĝdonanton; ili limigas sin traduki la esencajn asertojn de l’kristana teologio en metafizikan ĵargonon.

Nezorgemaj pri la palpeblaj realaĵoj, tiuj ĉi romanverkistoj pri l’transa mondo konstruas kastelojn en aero konformajn al iliaj apartaj gustoj. Sed, se ilia dio havas plezuron turmenti siajn kreaĵojn, ĉi tie, k en infero, se li estas, kiel oni asertas, la unua aŭtoro de l’malnoblaj aferoj, kiuj igas malbele malharmonia nian universon, ni nepre evitu ne imiti lin. Flanke de tiu ĉi nesatigebla vampiro, la plej sadistaj surteraj turmentistoj estas mirinde mildaj k puraj estaĵoj. Krome neniu konsilas al vermo elekti al si kiel modelon la elefanton, k ni estas senfine pli etaj ol vermo, se oni komparas ĝin kun elefanto.

Aŭgusto Kont (Comte) anstataŭigis tiun ĉi nemulte simpatian Ĉiopovan per la Homaro, protektanto pli agema k malpli malloga. La individuo ŝuldas al ĝi pensojn, volojn, sentojn, bonstaton, ĉion, kio faras el li homon. Se la socio malaperus, sola restos lia animaleco. Tial la neceso ami tiun ĉi plej rimarkindan bonfaranton k ĝin servi. Ĉe Durkhejm k liaj disĉiploj la esprimmaniero estas diferenca, la aspekto hipokrite scienca, sed la funda penso restas najbara.

El la ŝtata kolektivaĵo tiuj ĉi pensuloj faras idolon, al kiu konvenas oferi sin kun ĝojo; k ili neas ĉian moralan valoron por la ago, kies ekskluziva celo estus la konservado de l’individuo aŭ ĝia perfektigo. Iliaj praktikaj konkludoj estas la samaj, entute, kiel tiuj de l’metafizikistoj k de l’pastroj; ĉar ilia klientaro konsistas el pozitivistoj, ili pravigas ilin per sociologiaj argumentoj.

Estas tro malmulte por nin delogi. Nenia diaĵo povus al ni plaĉi, eĉ se ĝi estus pentrata per skarlata ruĝo k laŭdegata de aŭtentikaj revoluciuloj. Vere, la laboristoj ne estas postulemaj, se ili konsideras patrineca kontraŭ ili la socion, kiu ilin vipas. Kaj, kiam la proletara ŝtato havigos al ili pli bonan porcion, komfortan loĝejon, belajn vestojn, laŭseriajn distrojn, eble aŭtomobilon aŭ aviadilon, ni opinios tamen, ke ĝi malzorgis la plej esencan, se ĝi konservis la spiritojn en la katenoj de malvasta dogmismo.

L. Barbedet (Barbedette).

Ne interbatali, sed komune agi!

Kiam mi preteriras la stampejojn (la lokojn, kie la senlaboruloj devas igi stampi sian karton), mi ofte vidas aron da homoj, disputantaj k gestantaj per kapoj, ruĝaj kiel tomato. Tiuj estas niaj politikaj sportuloj: de la mateno ĝis la vespero ili parolas pri politiko. Bone! sed kiel ili pritraktas la politikajn temojn? Kia estas la motivo de iliaj disputadoj?

Ni aŭskultu ilin. Nun ni ekscias, ke la lab. partio A. en tiu aŭ alia jaro perfidis la laboristojn. Ni aŭdas, ke la gvidantoj de la lab. partio B. loĝas en belegaj domoj je kostoj de la membraro. Ni aŭdas de iu „sportulo», ke ekzistas nur unu vera politika partio, kiu zorgas pri la interesoj de la laboristaro. Ni aŭdas, ke iu havas la kuraĝon laŭdi sian partion, sed, ho ve, baldaŭ eksplodas uragano da riproĉoj al la adreso de tiu partio.

Ni forlasu ilin. Ili ne estas indaj esti aŭskultataj. Ĉu ili estas la modeloj el niaj klasbatalantoj? Ĉu ili kondukos nin al pli bona socio? Ĉu ili liveras produktodonan laboron? Ni scias pli bone.

Ĉu ili povas esti pli utilaj al la klasbatalo? Ni ekzamenu.

La plimulto el la amaso da senlaboruloj ankoraŭ estas tute indiferenta rilate la klasbatalon. Tiu plimulto restas hejme, kiam okazas politikaj kunvenoj aŭ manifestacioj. Ankaŭ kiam tiuj ĉi manifestacioj estas organizitaj speciale por k de senlaboruloj. Ĉu tiu indiferenta amaso trovas la atenton de tiuj politikaj specialistoj? Tute ne, ĉar kiel oni povas kontraŭbatali iun lab. partion ĉe persono, kiu estas senpartia? Tial tiuj laboristoj tute ne interesas niajn politikajn sportulojn. Kiam la neklaskonscia laboristo aŭdas iliajn debatojn, certe ne venos al li la emo aliĝi al la klasbatalo, se li spertas nur fratbatalon.

Sed ni sekvu la indiferentulon k ni frapetu sur lian ŝultron. Ni ekparolas kun li pri ĉiutagaj aferoj; kvazaŭ hazarde la interparolo turniĝas al la politiko:

„Kial vi neniam vizitas kunvenojn de politikaj lab. partioj? Ĉu nia afero ne estas via afero? Ĉu vi ne jam du jarojn devas vivi kun via familio per tro malgranda subteno? Ĉu vi jam aŭdis, ke la registaro intencas malaltigi tiun ĉi mizeran subtenon? Hodiaŭ vespere okazos protestkunveno. Jen, legu tiun ĉi flugfolieton k venu! Estas via devo, K-do.»

Jen, aro ĉe la stampejo, via tereno! Finu vian fratbatalon, vian fratbuĉadon! Ekestu produktivaj batalantoj por la socialismo k ne forgesu, ke la giganta indiferenta amaso estas nia plej grava malamiko. Kontraŭbatalu ĝin taktike!

Bas Wels.

Kiel mi fariĝis internacie organizita.

En mia laborejo estas tre fervora K-do, kiu ĉiam agitas por ke oni aliĝu al la sindikato. Finfine li konvinkis min; hieraŭ mi pagis al li kotizon. Hodiaŭ matene, transdonante al mi la membro-karton li klarigis, ke per ĝi mi nun organize estas ligita ne nur kun ĉiuj sindikatanoj en la urbo, sed ankaŭ kun ĉiuj en la lando k eĉ kun ĉiuj el la mondo. Ĉu tio ne estas mirinda? Medite mi rigardis tiun pecon el kartono, sur kiu estas presitaj la regularo k ĉiuj necesaj klarigoj pri miaj rajtoj k devoj. Sed estas strange, mi tamen ne sentas tre fortan emocion k eĉ malfacile povas kredi, ke fakte mi nun estas „ligita» kun japanaj, ĉinaj, usonaj laboristoj.

Tiu membro-karto tute ne donas al mi la eblon interrilati kun ili; se mi deziras skribi al sammetiano el Usono, malgraŭ la aserto, ke mi estas ligita kun miloj da ili tie, mi tamen tute ne povas praktike sperti tiun ligitecon. Strange, mi ne povas forpuŝi la impreson, ke la interligiteco, pri kiu parolis mia varbinto, estas io tute fikcia, io simila al tio, kion rakontas pastroj, kiam ili asertas, ke la kreito povas per preĝo interrilati kun la kreinto. Ne, ne, mi ne povas senti min ligita kun homoj, kiuj ne parolas la saman lingvon kiel mi, kun kiuj mi ne havas la eblon ekinterrilati; en tiu mia sindikataniĝo mi sentas ion trompa, nereala, iluzia. Mi eĉ emas pensi, ke pravas la naci-socialistoj, kiam ili asertas, ke oni povas senti k sperti veran interfratiĝon nur inter samnacianoj, inter homoj, kiuj parolas la saman lingvon k ricevis la saman tradician edukadon. Ĉu do trompis min tiu internaciisto, mia varbinto? Kiu povos doni al mi kontentigan respondon?

Tradukis el la mirlinga lingvo Herezulo.

DISKUTEJO:

Pri Maroko

En la „Letero el Maroko» publikigita en la n-ro 398 de „S-ulo» skribis K-do 55 kelkajn konkludojn, kiujn mi ne volas lasi neresponditaj. Malgraŭ tio, ke mi pli inklinas laŭdi la klopodon de la K-doj priskribantaj siajn vojaĝojn, k ĝojas, kiam mi povas legi en „S-ulo» interesajn artikolojn pri la vivo de popoloj en fremdaj landoj, mi ĉifoje volas rilati al parto de la artikolo, kiu ŝajnas al mi erara. Mi celas, kritikante tiun ĉi parton, helpi al tiuj K-doj, kiuj entreprenas tiom laŭdinde la reproduktadon de siaj impresoj ricevitaj en la koncernaj landoj.

Sed mi vidas en la asertoj de K-do 55 la efikon de la nacia bacilo, kiu

— página 12 —

ankoraŭ ofte influas nin en niaj okupoj k juĝoj. Malkovri la ekziston de tiu ĉi bacilo hodiaŭ estas precipe necesa k urĝa, ĉar preskaŭ epidemie ĝi disvastiĝas k enŝteliĝas en la manifestoj de profesiaj gvidantoj de laboristaj organizoj. Tiom pli zorge ni, kiel SAT-anoj, devas gardi la sennaciecan vidpunkton k eviti ĉiujn elmontrojn, kiuj povus ebligi interpretadon falsan. La situacio estas tia hodiaŭ, ke ni estas rajtigitaj fanatike kontraŭbatali ĉian naciisman inklinon en ni mem, por ke ni kreu en ni la firman muron kontraŭ la veneno de l’ naciismo.

Skribinte jam tian longan enkondukon mi preskaŭ ne bezonas rilati detale al la koncernaj frazoj de K-do 55 ĉe la fino de lia artikolo. Tial nur kelkajn rimarkojn:

K-do 55 skribis ekzemple, ke „de kiam la francoj venis en Marokon, regas sendanĝereco por ĉiuj.» Ĉu antaŭe ne regis la sendanĝereco? Aŭ ĉu ne pli vere la danĝereco ekestis, kiam la eŭropaj konkeristoj invadis la afrikajn landojn por fari ilin kolonioj? Ĉu la francoj iris al Maroko por doni al la tieaj popoloj justan ordon k garantii la sendanĝerecon? Kiu kredas, ekzemple, la hipokritan senkulpigon de la angla registaro, ke ĝi ne povas permesi al la hindoj la aŭtonomion, ĉar tiam detruiĝus la „ordo» en tiu lando? Ĉu oni ne detruis Ĉinion, por ke oni poste povu diri, ke Ĉinio ne povas regi sin mem k tial devas esti sub kuratoreco de eŭropaj ŝtatoj? Mi volonte konsentas, ke en ĉiuj ĉi landoj antaŭe ankaŭ jam regis la ekspluatado inter la homoj, sed mi ne komprenas, kiun valoron havus la ŝanĝo de la formo de la ekspluatado aŭ la ŝanĝo de la personoj de la ekspluatantoj. Tial mi tre miras leginte, ke „la riĉuloj tre koleras kontraŭ la eŭropa invado, ĉar ili ne plu povas tiel facile, libere k senpune premigi la marokanojn»(?) Tio estas por mi iomete stranga, ĉar mi konas la konduton de la franca imperiismo en Hindoĉinio, kie per sangoplena pafado* la plenrajtaj postuloj de la indiĝenaj laboristoj estas „ekzamenitaj» k „deciditaj». Ĉu Francio eble fariĝis defendanto de la laboristaj postuloj k gardas ilin kontraŭ la ekspluatemo de la indiĝenaj kapitalistoj? Mia sperto ĝis nun ne montris al mi tian mirindan ekzemplon, pli vere mi ĉiam ektrovis, ke malantaŭ la okazaĵoj ĉiam siluetas la sankta profito.

La aserto de K-do 55, ke „la nuna reĝimo malfeliĉigis la riĉulojn k iomete plibonstatigis la mizerulojn», pretendas detalan argumenton, statistikan nombron aŭ alian kriterion. Tio certe interesus multajn aliajn K-dojn. La sperto ĝenerale montras al ni, ke la imperiismaj ŝtatoj, okupintaj iun landon, pligravigis la ekspluatadon, aldonante al la ekspluatado fare de la indiĝenaj kapitalistoj tiun de la fremdaj konkeristoj. La ekzemploj de Ĉinio k Hindio estas ĉie konataj k tiom evidentaj, ke ne valoras paroli detale pri tio.

* Same agas la franca burĝaro, kiam francaj laboristoj ribelas. La Komuno, ekzemple, ne estas ankoraŭ tiom malproksime, ke ni ĝin forgesu. — E. L.

Oni povas ofte konstati, ke la eŭropaj laboristoj ne kapablas liberigi sin de antaŭjuĝoj, kiuj malprave destinas iliajn opiniojn pri la koloniaj popoloj. Efektive la eŭropa supereco nur estas teknika, ĝi simboliĝas en la maŝino, sed tio ne signifas, ke samtempe tiu supereco estas ankaŭ kultura. La mondmilito, la intercivitanaj militoj estas evidentaj ekzemploj. La laboristaro havas nenion komunan kun tiu speco de „liberigo» fare de la imperiistaj ŝtatoj, pli vere ĝi devas solidare helpi al la K-doj en la kolonioj kontraŭbatalante la proprajn ekspluatantojn en siaj koncernaj landoj.

Platiel (3020).

*

Rilate la rimarkojn de K-do Platiel pri mia „letero el Maroko» mi respondos: Efektive antaŭ la „invado» al Maroko sendanĝereco tute ne ekzistis en la lando. El kelkaj indiĝenoj sciantaj la francan lingvon (mi ne ankoraŭ scias la araban) mi eksciis, ke antaŭe estis tre danĝere vojaĝi tra la lando, ĉar la survojaj mortigoj estis oftaj — se ne ĉiutagaj.

Demandite de mi, iu el tiuj indiĝenoj klarigis, ke antaŭ 25 jaroj li ne kuraĝus pasi tage en la loko, kie ni estis interparolantaj — meze de la urbo Kazablanka! Li aldonis, ke „nune ni povas pli trankvile k sendanĝere trairi la urbon, eĉ nokte, k estas same en la tuta lando». Ne estas mi, kiu diris tion: estas la indiĝenoj.

Rilate aliajn punktojn, mi havos okazon respondi en estontaj leteroj. Mi hodiaŭ diru nur, ke estas memkompreneble, ke la franca burĝaro iris Marokon, ne por feliĉigi la tiean popolon, sed certe por eltiri profiton el ĝi.

Aliflanke la nacia bacilo ne malsanigas min: mi estas nek franco nek marokano nek koloniemulo, sed nur terano. Sed, se intencante plenumi krimon, iu malbonulo agas tiel, ke aliaj profitas el liaj agoj, ni devas tion konstati.

Nur tion mi faris k daŭrigos fari.

55.

POR NIA MEDITO.

La plej taŭge naturdotita homo ne povus utiligi siajn kapablojn, se li troviĝus sola en dezerta insulo. La homaj kapabloj ja estas fekundigitaj per la kolektivo.

Sekve ju pli da kapabloj ricevis la homo de la naturo, des pli li devas al ĝi redoni per produktado.

Ne ekzistas do motivoj, por ke arkitekto ricevu de la kolektivo pli ol la masonisto; por ke verkisto, artisto aŭ kia ajn el la tielnomataj intelektuloj ĝuu privilegiojn en la socio.

*

La mizero ne kreas fatale la konscion pri mizero; iafoje la penso k la agado de iu klaso estas laŭ inversa proporcio de ĝiaj materiaj ribelmotivoj.

*

Por koni la verajn opiniojn de la homoj, estas preferinde atenti pri tio, kion ili f a r a s ol pri tio, kion ili diras.

*

Ekzistas absoluta vero, nome, ke ne ekzistas absoluto.

RELIEFAJ OKAZINTAĴOJ.

En Germanio 15 000 politikaj malliberuloj estas amnestiitaj la 22-an de decembro. — Dum la novjara nokto la faŝistoj mortigis en Berlino 3 en maldekstraj partioj organizitajn laboristojn.

La japanoj ekkomencis militiron kontraŭ Norda Ĉinio k okupis la urbon Ĉan-Haj-Kuan ĉe la limo de Manĉurio k Ĉinio. La civila loĝantaro de l’militzono rifuĝas al Pekino.

La ĉina registaro (Nankina) dekretis, ke al ĉinoj, kiuj studis en sovetiaj universitatoj, estu fermita la akcepto ĉe administracia ofico.

La Soveta registaro per dekreto enkondukis sistemon de «internaj pasportoj», per kiu ĝi intencas rigore kontroladi la lokŝanĝojn de l’loĝantaro.

La regiona tribunalo de Dnepropetrovsk (U.S.S.R.) mortkondamnis tri oficistojn pro „sabotado ĉe la grenprovizumo».

La depost du jaroj komencitaj laboroj de la Soveta registaro por starigi fortikaĵan zonon laŭlonge de la estonia landlimo, estas finitaj. Pluraj vilaĝoj devis esti forigataj por konstrui la trilinian zonon ĉ. 90-kilometran.

Registara ŝanĝo en Bulgario, akompanita de stratbatalo en Sofio inter naciistoj.

Ok mil homoj senlaboriĝis subite en Barcelono sekve de brulego de grandega magazeno.

L. Nikol (Nicolle), la gvidanto de l’Ĝeneva laboristaro, estas provizore malarestita pro malsano.

SAT-kongresa altlernejo laborista.

Antaŭ la preso de mia alvoko pri la esp.-altlernejo dum la venonta SAT-kongreso (vd. n-ron 399) K-do Oskar Vetig faris kritikon pri ĝia dua postulo, rilate al la lekciontoj: ke ili estu fakuloj, t. e. universitatanoj. Farante la postulon mi ne pensis sole pri universitatanoj (istoj pri sciencaj fakoj) sed ankaŭ pri istoj koncerne al teknikaj fakoj, metioj, k sociaj laborkampoj — sed cetere mi opinias, ke K-do Vetig tute pravas en sia kritiko — ian snobismon al universitatuloj mi neniel volas defendi. Li skribas:

— página 13 —

SENNACIULO — 57

„Kie do oni studas socialismon, anarkismon, kolektivismon, sindikatismon? Nenie! Ĉar en nenia universitato* la scienca esplorado, la klerigado transiras limon, malantaŭ kiu estas endanĝerigata la kapitalisma, naciisma k dogmema ideologio. En tiu senco ĉiu socialisto, liberecano ktp estas amatoro k memlerninto. La K-doj studintaj certe havas la avantaĝon scipovi la sciencajn metodojn de esplorado ktp, sed tiu ĉi avantaĝo ofte estas kompensata per pli akra ekkono de l’esenco k pli granda energio flanke de simplaj laboristoj k terkulturistoj.“

Jes, estas tute evidente, ke universitata profesoro tre bone povas fari tute sensignifan lekcion pri iu subtila temo, dum simplulo ne perdis la povon distingi inter tio, kio ĝuste estas esenca, k tio, kio malgravas.

Por havi garantion pri la kapabloj de lekciontoj K-do Vetig proponas, ke ni procedu jene:

„Povas gvidi lecionon ĉiu K-d(in)o, kiu pruvas sian kapablon, sufiĉe detale skizante la enhavon de sia leciono k la metodon, laŭ kiu li volas instrui. Krome li citu 3 aŭ 4 Gek-dojn, kiuj atestu rekte al K-do Neergaard, ke la koncerna K-d(in)o jam gvidis publikan sciencan diskuton sukcesplene. Cetere ĉi lasta procedo estas necesa nur, kiam ekestas dubo pri la kapablo gvidi lecionon; estas do necese publikigi ĝin nur kiel rezervaĵon laŭbezone aplikendan de K-do N.“

Tiu ĉi aranĝo certe estos kontentiga. Cetere estus tre utile por la afero, ke ne nur lekciontoj sin proponu, sed ke entute konsiloj venu de aliaj aktive interesiĝantaj Gek-doj.

Paul Neergard, Kastelsvej 21, Kopenhago (Danio).

* krom en Sovetio. — P. N.

Kara Leganto!

[BILDO p.13 | 74,31,81,35] du malgrandaj ornamaj desegnaĵetoj apud la titolo

Se plaĉas al vi la enhavo de tiu ĉi n-ro k se vi trovas, ke ĝi havas valoron esti konservata k meritas plej vastan disvastigon, — varbu aĉetulojn k mendu la bezonatan kvanton ĉe Administrejo de SAT (Leipzig)

Prezo: 1 ekz. 0.30 mk., 5 ekz. 1.—, 10 ekz. 1.80, 20 ekz. 3.30, ĉiu plia deko 1.50 mk.

Esperanto en la programo de nova laborista grupiĝo

Ni resumas en la sekvantaj linioj la ĉefajn punktojn el „Manifesto“ de l’Grupoj „Laborista k Socia Emancipo“ (adr.: J. Dautry, 98, avenue Daumesnil, Paris XII):

La proletaro devas klarvidi; ĝi bezonas anstataŭ la burĝaj gazetaro, filmo, agentejoj laboristan informadon faratan de l’laboristoj mem. La vero estas sennacieca; ĝi estas proleteca. Ĉiu vero estas revolucieca! En klasa, ne partia spirito ioma nombro da laboristoj fondis internacian ĵurnalon de reciproka informado, ĉiusemajnan, 16-paĝan: „Internacia Laborista Korespondado“ (Correspondance Internationale Ouvrière) kun informoj de laboristoj pri tutmondaj aktualaĵoj, historia parto k libera diskutejo. La iniciatintoj ne volas atendi, por unuiĝe labori, la forigon de ĉiuj disigaj tendencoj nuntempe ekzistantaj ĉe la laboristaro, sed jam nun akceli la ideon pri proleta unueco per la komuna agado, la praktiko de l’batalo. La Agad-komitato de l’nova organizo alvokas ĉiujn laboristojn sen distingo de organizo nek tendenco partopreni en ĝia laboro kolekti k diskonigi proletajn spertojn internaciajn k sistemigi tiujn spertojn. La agokampo etendiĝas al franclingvanoj, tamen la organizo aliĝis al la Internacia Inform-Oficejo en Frankfurt-Majno.

Fine estas alvokate uzi en la servo de l’proleta solidaro esperanton. Pri detaloj oni turnu sin al la supre citita adreso.

Pri la vendo de special-n-roj

K-do Fred Ples (Amsterdamo) proponas, ke oni vendu ne nur la 400-an n-ron de „S-ulo“, sed ankaŭ aliajn apartajn n-rojn ĉe sekcioj, grupoj ktp. de LEA-oj grandkvante kontraŭ modera prezo. Novaj esp-istoj ankoraŭ ne volas aliĝi al SAT, pro tio ke ili ankoraŭ ne havas sufiĉan komprenon pri la lingvo, do ankaŭ ne profiton, sed ili konsentas aĉeti apartajn n-rojn. Kaj tiaj aĉetantoj estos fine varbeblaj kiel anoj.

RADIO-PROGRAMO:

12. januaro: 18.45—19.15: Paris PTT, 447 m, Limoges PTT, 293 m, Alpes-Grenoble, 569 m, parolado. (same: 19. jan.). 21.00—21.20: Kaunas, 1935 m, — parolado (same: 19. jan.). 22.50—23.00: Breslau-Gleiwitz, — esp. por laboristoj. 23.07—23.30: ? Leningrad, 900 m, — informoj. (same: 15. jan.).

14. januaro: 21.10—21.20: Lyon-la-Doua, 466 m, pri Ĉe-kurso.

22. januaro: 18.00—18.30: Tallinn, 298 m, Tartu — prof. Saareste pri estona lingvo.

5. februaro: 10.00—10.30: Stokholmo 435 m, Motala 1345 m, k relajoj — d-ro Ference pri hungara muziko.

Aŭskultanto skribas al ni: Dum novembro disaŭdigoj el Leningrado okazis regule, laŭ anonco (temo ĉiam: informoj); el Minsk pri reguleco mi ne rimarkis. El Kievo oni same dissendas esp-on en aĉa dialekto („kamarade“ anst. K-do; „anke“ anst. „ankaŭ“ k.s.). El Leningrado oni ĉiam disaŭdigas je 23.07 h. laŭ latva tempo, sed ĉu ĝi estas mezeŭropa, mi ne scias. Oni ĉiam radie informas je 22.07 laŭ MET, eble tio ĝustas. Ondlongo de la Leningr. stacio estas nun 857,1 m (frekvenco 350, elektropotenco 100 kilov.).

Al Odesa-ano: Ni informas nur pri esperant-lingvaj disaŭdigoj!

Informoj de Socialista Frakcio

La raporto aperinta en la n-ro 395 de „S-ulo“, pri la frakcia kunsido en Ŝtutgart okaze de la 12a SAT-Kongreso estas akceptita; al la sekretario ne venis kontraŭaj opinioj. Tial la gvidprincipoj en ĝi estas por ni la komuna bazo de nia laboro.

Adresaro de la frakcianoj estas bezona, tial la Gek-doj, speciale la lokaj frakci-perantoj, estas petataj, skribi al SAT (pere de la loka SAT-peranto, kie tiu ne estas, rekte al SAT) la adresojn de la frakcianoj, por ke ili estu signitaj en la SAT-jarlibro. Por ĉiu loko nepre enestu la adreso de la frakciperanto k ties anstataŭanto. Se la K-doj jam dividis la laboron loke aŭ regione en fakoj, ekzemple: soc.-partia, sindikata, instrua, gazeta, kooperativa ktp, oni indiku ankaŭ la fakperantojn, por ke la jarlibro fariĝu en mano de ĉiu K-do kiel eble plej taŭga helpilo.

Komuna gazeto estas Sennaciulo. Krom tio aperas niaj informoj en amikaj esp. gazetoj. Franca K-do eĉ tradukis la lastan raporton k aperigis ĝin en franclingva ofic. partigazeto „Le Populaire“. Tre imitinde! Laŭ interkonsento kun la redakcio de „S-ulo“ ni rajtas disponi lokon en ĉiu n-ro. Tial niaj Informoj povas esti la frakcia parolilo. K-doj, kiuj havas materialon por nia „Informilo“, sendu ĝin al mi, por ke mi povu redakti la tekstojn en la monata eldono de „S-ulo“.

La gazetservo bezonas prilaboron de fervoraj K-doj. Ni konsciu, ke grandparte nur pere de la nacilingvaj gazetoj ni sukcesos disvastigi k praktiki esp-on en proletaj rondoj. Nia gazetservo estu pri- k per-esperanta. Se gazeto ne emas akcepti artikolojn pri esp-o k nia movado, sendu al mi raporton k n-ron de tiu ĉi gazeto, por ke ni kune provu venki la barojn de ĝia redakcio.

Niaj taskoj estas multflankaj, mi nomas nur kelkajn: varbi en niaj rondoj por esp-o k ĝia aplikado, praktiki esp-on por niaj socialistaj rondoj, kunhelpi je eldono de socialista biblioteko, organizi ferio-lernejojn ktp. Ĉiujn ĉi taskojn ni plenumu en bona kontakto kun la tuta movado, ĉar: „laborante je unu el tiuj ĉi taskoj oni servas ankaŭ al la aliaj“. Necesas pritrakti en venontaj „Informoj“, kiel ni povas plej bone plenumi laŭ disponeblaj fortoj niajn devojn.

La frakcia estraro ne nur konsistas el la nomitaj personoj en la protokolo, sed estas pligrandigata per la reprezentantoj de lingvoregionoj, tiel ekz.: K-do Poiraudeau, franclingva, k K-do H. W. Alings, holanda. Por ke mi povu kompili la tekston pri nia frakcio por la nova SAT-Jarlibro, mi bezonas la adresojn de ĉiuj reprezentantoj en la diversaj lingvoregionoj k fakgrupoj. Vidu la ĝisnunan tekston en jarlibro 1931 (pĝ. 30). Bonvolu sendi baldaŭ la adresojn k eventualajn koncizajn sciigojn.

Nova jaro, Gek-doj, por ni komenciĝos nur post la falo de kapitalisma sistemo. Plirapidigi la alvenon de tiu ĉi nova jaro estas nia nune plej urĝa tasko, al ĉi tiu tasko servu niaj laboroj!

Kamaradece! Konrad Deubler, Arcisstr. 48/II.r., München 13, Germanio.

— página 14 —

58 — SENNACIULO

Tendaro en „Saksa Svisio“.

Al la tendaro anoncita en „S-ulo“ n-o 398 jam aliĝis diversaj Gek-doj, ankaŭ iuj, kiuj estas pretaj kunhelpi en iu formo. Riĉenhava programo do kvazaŭ jam nun estas garantiita. La tendaro do certe okazos en la semajno dum pentekosto (de la 4.—10. de junio). Gek-doj, kunhelpu en iu formo, ekz. per paroladoj, prezento de iuj ajn aferoj, sugestoj ktp. Ĉiuj partoprenemaj Gek-doj jam nun anoncu sin, por ke ni laŭ la nombro da anoncantoj povu fiksi la programon. Al tiuj, kiuj sin anoncas tro malfrue, ne povas esti garantiata loko en la naturamika hejmo „Zirkelstein“, aŭ en tendo. Kiu povas mem kunporti tendon, tiu bonvolu tion sciigi. La kostoj de vivado estos tre malaltaj, ĉar ni komune volas prepari la manĝaĵaron. Ĉion adresu al: R. Pförtner, Sebnitz (Sa.), Petzoldstr. 11. (Germ.).

EN NIA MOVADO

KRONIKO

Aŭstrio. Bruck. La loka ALLE-grupo aranĝis la 10-an de dec. Zamenhof-feston. Kunvenis proks. 50 Gek-dojn en la bele ornamita infanamika hejmo. K-do Ramŝak el Leoben paroladis, la filineto de Gek-doj Tröls deklamis. Bone impresis ankaŭ parolĥoro de la grupanaro. Poste sekvis dancado por la junularo (17 007).

Francio. Parizo. La kursoj de FEO en la urbo estas ĝenerale malpli bone vizitataj ol en la antaŭa jaro, malgraŭ pli sistema propagando. Sume 50 p. Tamen la lernantoj, kiuj sekvas tiujn kursojn, dediĉas sin pli serioze al sia tasko. En la ĉirkaŭ-Pariza regiono la kursoj estas laŭnombre pli kontentigaj. La IPE-anoj sukcesis aranĝi en komunista altlernejo kurson; ekde februaro funkcios kurso ankaŭ en la nova altlernejo de l’„reformistaj“ sindikatoj (C.G.T.). — Lille. La grupo, fondita komence de la jaro 1932 havas nun 50 membrojn. 6 elementaj k 1 kompletiga kurso.

Svedio. Aneby. Kurso kun 60 p.; gvidas K-do H. Eckerberg. Ĉefan propagandan laboron faris K-do Vikt. Ekholm. — Axvall. Kurso kun 30 gejun.; gvidas K-do H. Frisk. Bollebygd. 5 studrondoj (3 en B., 1 en Hultafors, 1 en Rävlanda). En ĉiu grupo partoprenas 14 p. Eksjö. Du kursoj kun ĉ. 20 p. (Gvidas: K-doj St. Engdahl k H. Faager). Falköping. ABF-kurso kun 30 p., gvidas K-do C. H. Johansson. Fengerfors. Sukcesa propaganda kunveno la 6. 11. Provleciono de K-do Burgemeister; 25 kursanoj. Göteborg. K-do Ernst Eriksson parolis la 27. 11. pri esp-o en la servo de l’proletaro. Hässleholm. Esp.studrondo ĉe la socialdemokrata klubo. Jockmock (norda Svedio). Provleciono de K-do Hallin kun sekvanta kurso. Karlsborg. Pola K-do Ŝuldenfraj varbis en tiu ĉi loko k ĉirkaŭaĵo; estis aranĝitaj 3 kursoj. Karlstad. Ĉi tie instruas K-do Glöckner el Lajpcig. Linköping. Studrondon kun 12 p. gvidas K-do B. Sjögren. Lysekil. 4 studrondoj. Langshyttan. Kurso kun 11 p.; gvidas K-do I. Elvsberg. Malmberget. Kursoj de ABF kun 40 k 20 p. (gvidas K-doj D. Hansson k G. Hallgren; ĉi lasta en najbara Gällivare). Malmö. ABF-studrondoj kun sume 100 p. Mariestad. Kurso kun gvid. K-do Ŝuldenfraj (43 p.). Ransberg. Kurso kun 12 p.; gvidas K-do Gust. Johansson. Skoghall. Komenca k daŭriga kursoj de K-do Glöckner. (Laŭ „Sveda Lab.Esp.“)

RECENZEJO

Unu enpreso, simpla trilinia anonceto kostas 0,80 mk. g., ĉiu plia linio 0,50 mk. g. — Grandaj anoncoj kun kadro: po kv. cm. kostas 0,20 mk. g. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L=letero, PK=poŝtkartoj, PI=poŝtkartoj ilustritaj, PM=poŝtmarkoj, bfl.=poŝtmarko sur bildflanko, kĉl.=kun ĉiuj landoj, esp-aĵo=esperantaĵo.

Apud Landlimoj. Skizoj pri naciminoritatoj en USSR k socialisma konstruado. Tradukis k komentis N. Incertov. 80 pĝ.; formato 12×17. Prezo: 1 mk. g. Ekrelo, 1932.

Ĉiu elementa lernanto pri marksismo bone scias, ke la kapitalismo estis devigata doni al la proletaro ioman kleron, kiel pruvas tion la alte evoluintaj kapitalistaj landoj, kie apenaŭ ekzistas analfabeteco. Sekve, ke en Sovetio estas farataj tre laŭdindaj penadoj por klerigi ĉiujn popolojn, estas en tio nenio esence socialisma. Aliparte, ĉar nek Lenin nek Stalin nek iu alia simile grava bolŝeviko — k ankaŭ neniu menŝeviko! — rekomendis, ke esp-o fariĝu la komuna lingvo por ĉiuj anoj de la III-a Internacio, estas do tute logike, ke la nunaj regantoj en Sovetio faru internaciisman politikon anstataŭ sennaciisman. Neniu povas miri pri tio. Kaj oni legas kun intereso la skizojn, kiuj celas per viva maniero montri la progresojn jam faritajn tiurilate en Moldavio, en Turkmenio k alie. Tamen ne povas esti dubo, ke la reviviĝintaj aŭ naskiĝantaj kulturoj en tiuj nacioj neniam atingos la valoron de la rusa; tial neeviteble ĉi tiu lasta pli malpli frue sin trudos al ĉiuj kulture malriĉaj popoloj. Cetere ni kredos je la sincero pri respekto al la naciecoj flanke de la eldonintoj de ĉi tiu verketo, kiam SEU ne plu regos imperiisme super ĉiuj esp-istoj el Sovetio k kiam ekzistos sendependa LEA en ĉiuj sovetiaj respublikoj…

En la enkonduko al tiuj skizoj E. Drezen donas novan pruvon pri sia malsincero, provante samigi la homaranismon de Zamenhof kun la sennaciismo, kiel ĝi estas klarigata en la „Manifesto de la Sennaciistoj“. Por konvinkiĝi pri nia aserto, la legantoj legu ambaŭ verketojn*. Per tia rekomendo ni sufiĉe montras nian lojalon tiel al la internaciismo, kiel al la sennaciismo.

Kiuhasipal.

Legokajero por komencantoj. Eld. ALLE, Wien. 1932. Form. 11×14. — 31 pĝ. Prezo: 0.30 gr.

Tiu ĉi legokajero aperanta mallonge post la nov-eldono de „Petro“ k post „Unua Legolibro“ ĉe SAT, estas dokumento pri la de ALLE flegata aŭstra „partikularismo“ (aŭtonomiemo) k moko al la Gotemburga Konvencio … La malmultaj anekdotoj estas bonstilaj; la unuaj ĉapitroj suferas pro anemio. Mi notis jenajn germanismojn: (p. 18) bani en lago (anst. bani sin); (p. 26) kie nur (anst. kie do). N. B.

Okamoto-Rikici: Evangelio de Homarkompletigo. Belisma Koopera Kulturejo. Adr. de l’aŭtoro: Tomioka-mura, Ŝuntoo-gun, Ŝiuzuokaken, Japanio. 44 pĝ. Form. 12×18. Prezo: 0.25 jen-o.

Tiu ĉi volumeto meritas legadon, tial ke la aŭtoro rakontas en ĝi diversajn interesajn faktojn el sia vivo (li fondis laboristan konsumkooperativon en Japanio k partoprenis en diversaj strikoj); ankaŭ liaj konsideroj pri dialektika materialismo k pri la pioniereco de Marks k Lenin estas interesaj. Tamen, tralegante la tuton, oni konstatas, ke nenia klara linio gvidas la pensadon de la verkinto, k tiu fakto malfaciligas la legadon. N. B.

Manifeste des Anationalistes (Manifesto de la Sennaciistoj) de * * *. Préface de L. Barbedette. Trad. el esperanto L. G. Avid k G. Waringhien. Editions Anationalistes, 14, aven. de Corbéra, Paris XII. 42 pĝ. Form. 11×17. Prezo: 2 fr.

* Haveblaj en la Administrejo de SAT.

Jen la franca traduko de la jam fama „Manifesto de la Sennaciistoj“. Ĉu oni aprobas aŭ ne la vidpunkton prezentatan en tiu verketo, oni almenaŭ devas nepre konstati, ke ĝi liveras solidajn argumentojn por surbazigi la esperantan movadon. En la antaŭparolo profesoro Barbedet, bone konata en avangardaj rondoj el Francio, diras pri la verketo jenon: „Devigi la leganton pridubi opiniojn ĝenerale akceptitajn, pripensi funde konceptojn ofte ne ĝuste komprenatajn, direkti la atenton al novaj vidpunktoj, tio estas fari vere tre utilan laboron. Nu, ĉi tiu studo nedubeble apartenas al tiu kategorio el verkoj, tro maloftaj, ho ve! kiuj trafas tiun celon. Ĝi estas pli riĉa je ideoj ol multaj dikaj volumoj, ĉiu sincera homo pri tio konsentos.“

Volante esti tute senpartieca rilate la priparolitan „herezaĵon“, ni aldonos al tiu opinio de la eminenta profesoro neniun komenton, ĉu aproban, ĉu malaproban. Franclingvanoj legu la broŝuron k ĝin prijuĝu mem.

V. Kuzmiĉ: Solidareco. Novelo. Ekrelo, 1932. — 66 p. 12×17. Prezo: 0.80 mk.

Pasia rakonto el la bataloj de l’ruĝa armeo kontraŭ Denikin, en kiuj solidariĝis italaj ŝipanoj kun la rusaj laboristoj k malhelpis la transporton de municio al la blankuloj. En la mezo de heroaj bataloj staras virina figuro. La novelo estas interese verkita, tamen la esp. lingvo de l’aŭtoro ne ĉiam estas korekta. Mi notis el gravaj malkorektaĵoj la rusan uzon de l’resenda pronomo „si“ en kazoj, kie la subjekto estas „mi“ aŭ „ni“; „ĝia“ anst. „sia“ (p. 3), „ruĝano“ anst. „ruĝulo“ (oni ne povas esti ano de koloro!), „o“ anst. „ho!“, k. a. N. B.

Junga: Karbhakisto Davidov: Globus: La Tria Fando. Trad. Kopejkin k Babanin. Ekrelo, 1932. — 26. p. 12×16. Prezo ne indikita.

Du mallongaj rakontoj pri atak-brigadoj (la tradukintoj diras: „ŝturm“-brigadoj) el junkomunistoj, kiuj konkur-produktas en la Doneca baseno (U.S.S.R.), kun portretoj pri sin distingintaj gejunuloj.

Ĉe „Heroldo de Esperanto“ (Köln):

Jung u. Wingen: Das leichte Esperanto (La facila esp-o). Lernolibro por komencantoj. 3-a eldono. 95 p. Form. 12×19. Prezo: 1.—mk.

Neŝanĝita tria eldono de lernilo por germanlingvanoj, kiu bone laŭ gramatika metodo enkondukas en la lingvo, sen ŝarĝi troe la cerbon de la lernanto.

Schlüssel (Ŝlosilo al la nomita lernolibro). Sama formato. 27 p. Prezo: 0.50 mk. — Utila por kontroli la taskojn faritajn k eviti malkorektaĵojn.

Jung u. Wingen: 12 Abende Fortbildung (12 perfektigaj vesperoj). Lernilo k ekzercilo por progresintoj. Form. 12×19. — 96 p. Prezo: 1.25 mk.

Kiu trastudis la lernilon por komencantoj de l’samaj aŭtoroj, k kiu havas la emon k volon persisti, tiu daŭrigos oportune laŭ tiu ĉi sammaniere aranĝita libro, en kiu estas klarigitaj la pli malfacilaj reguloj k precipe la uzo de prepozicioj k afiksoj. Aldonita estas proverbaro german-esperanta. Ĉiuj komentoj estas faritaj per la germana lingvo.

Schlüssel (Ŝlosilo al la nomita lernilo). Sama formato. 37 p. Prezo: 0.75 mk.

Heroldo-Taschenwörterbuch (poŝvortaro) triparta. 131 p. Form. 10×16. Prezo: 1.25 mk. (por la tuto), 0.55 por la parto esp.-germana, 0.35 por enciklopedieto, 0.65 por germ.-esp-a parto.

— página 15 —

SENNACIULO — 59

Sufiĉe kompleta vortaro; eĉ troo da neologismoj neelprovitaj! Salutinde, ke troviĝas kun ĝi provo pri propraj nomoj (eĉ se ne kompleta k se eble ne ĉiuj formoj estas trafe elektitaj). Ankaŭ la enciklopedieto pri esp. organizoj k eminentuloj, verkoj ktp. servos utile al novuloj.

Heroldo-Jugend-Wörterbuch (esp. germana vortaro por gejunularo). 80 p. Form. 8×12. Prezo: 0.40 mk.

Verdire mi ne scias, kial oni eldonas por la junuloj apartan vortaron k laŭ kiu vidpunkto oni elektis la vortojn; ĉu junuloj ne trovas sciencajn aŭ politikajn esprimojn en siaj legaĵoj? Tamen oni ja trovas: sintezo, socialismo, sakrilegio, solstico, somnambulo, hermetika, etnologio, sed ne: soveto, sciatiko, sociologio, antagonismo, apogeo k.a., kiuj estas en la supra poŝvortaro. La prezdiferenco ankaŭ estas bagatela (nur 0.15 mk.).

D-ro Briquet: La Teknika Medicina Vortaro. Eld. Internacia Medicina Revuo, 255, aven. Longchamp, Bruxelles (Belgio). 360 pĝ. 3675 vortoj. Prezo: bind. 2 dolaroj.

Odusseias de Homeros. El la antikva Greka lingvo tradukis W. J. A. Manders; eldonis firmo W. J. Thieme & Cie, Zutphen (Nederl.). Form. 15×22 cm, 294 pĝ. Prezo: florenoj 3.90.

MEMORNOTO

Represis el „S-ulo“:

Ecole Emancipée, Saumur, 25. 12., Virino en Hindio; Rahwa Häl, Tallinn, 9. 12., aermilito (398); Der Arbeitslose, Dresden, III/22, Malatesta k esp-o (396); Le Travailleur de Belfort, 26. 11. (statist.); Der Funke, Berlin, 24. 12.; „ISK“, germanlingva, jan. 1933, armilliverado el Britio al Orienta Azio.

Priesper. artik. k notojn enhavis:

Le Travailleur de Belfort, 17. 12.; Signalen, kristnaska specialn-o (en esp-o); L’Etudiant Socialiste, Paris (kurso); La Libre Pensée, (kurso); Arbetaren, Stokholm, 24. 12, 30. 12.

Pri SAT enpresis:

La Protesta, Buenos-Aires, 16. 11.; Gazetservo BIA, Harlem, 13. 10. (Kgr.); Socialdemokr., Kaŭnas, n-o 51.

NIA POŜTO

R. S. — Nur bonvolu malfermi Kandid, ekzemple, ĉe la pĝ. 8, 53 k 81, k vi proprokule povos konvinkiĝi, kiom mensogaj estas la diroj de N. Atson en la de vi menciita n-ro de „La Nova Etapo“. Multajn aliajn ekzojn vi cetere povos trovi en miaj verkoj. La Moskva Zoilo estas fakte pli kompatinda ol vipinda k mi havas nenian emon defendi min kontraŭ liaj … lakeaĵoj. Li ne havas eĉ la kuraĝon silenti k sentas sin devigata leki la manon, kiu iam batis al li: estas ja „nova etapo“! Saluton! — E. L.

17 177. — Via artikolo aperos.

15 408. — Aperos nur, se loko restas.

H. Gottschalk. — Ne uzebla, ĉar la leĝoj de versfarado ne estas atentitaj. Ni resendas nur ĉe pago de l’afranko.

[BILDO p.15 | 9,48,16,54] granda ornama litero „M“ en la kapo de la reklamo

[REKLAMO p.15] La Memoron plifortigas k perfektigas laŭ metodo trifoje premiita de la Pariza Akademio Prof. de mnemoniko D. FAJNŜTEJN-VILNO, Zawalna 15 (Pollando). Dank’ al mia metodo, bazita sur leĝoj de psikologio, fiziologio, logiko k pedagogio, la MEMORO restariĝas ĉe tiuj personoj, kiuj ĝin perdis, pliboniĝas ĉe tiuj, kiuj havas malbonan k perfektiĝas ĉe tiuj, kiuj havas bonan; samtempe foriĝas la DISTRECO k maldiligento, fortiĝas la VOLO k pliboniĝas ĉiuj psikaj kapabloj ĉe personoj ĉiuaĝaj. ☛ Postulu senpage prospektojn de la memorfortiga kurso en esperanto. ☚

KORESPONDADO

Unu enpreso, simpla trilinia anonceto kostas 0,80 mk. g., ĉiu plia linio 0,50 mk. g. — Grandaj anoncoj kun kadro: po kv. cm. kostas 0,20 mk. g.

FRANCIO

Mi deziras 1) infanajn ludversojn k ĉ folkloraĵojn; 2) informojn pri lernej-kino k instruad-filmoj en ĉ. l. Kompense mi sendus PI k franc. il. gazetojn. — Vovelle, instruisto, Gallardon, Eure et Loir.

HISPANIO

Esperanto Fako de A.E.P. dez. interrilati kun lab. grupoj el ĉl., pri proleta k esp. movadoj. Adr.: str. Carmen 30, Barcelona.

SOVETIO

K-dino G. Petrova, Tolstoj str. 61, Novosibirsk, studentino de dramlernejo, pri prol. teatro k kulturo.

K-do A. Vasiljev, Saharnij zavod, Novo-Tavoljanskoje, CĈO, pri klasbat. temoj, lab. vivo, sukerindustria tekniko k.a.

K-do P. Ŝvedov, 20-jara meĥanikisto, B. Pirogovskaja 2, korp. 4, kv. 25, Moskvo 48, pri produktado k.a.t., interŝ. PM, PI, librojn.

K-do A. Semenov, ul. Lenina 59, Borisoglebsk, CĈO, pri vilaĝmastruma politiko.

Laboristoj de Alinska presejo je nomo de Stalin, Alinsk, tipografija imeni Stalina, kĉl. presistoj.

K-do A. Sidorov, Sredne-Smolenskaja 28, Voroneĵ, dez. resp. el ĉl pri: Kion vi farus en okazo de militdeklaro kontraŭ Sovetio? k ĝen. konsideroj pri USSR.

Rondeto de Intern. Proleta Ligo kĉl pri ĉt. Adr.: Narkompros KIPS, Aŝhabad, Turkmenio.

K-do Sklemenov, Glebuĉev ovrag 772, kv. 1, Saratov, pri ĉt, interŝ. PI, gaz., ktp.

SVEDIO

15 gelernantoj serĉas koresp-adon kĉl, Skribu al: K-do Abr. Abrahamson, Sättra, Geijersholm.

Granda doganista studrondo dez. koresp. kun sammetianoj k. a. Gek-doj, kĉl, interŝ. ilustr. ĵurnalojn, L, PK, PI, PM, ktp. pri ĉ. temoj. Skribu multnombre, ni ĉiam respondos. Adr.: „La Studrondo“ Poŝtkesto 789, Stockholmo, I. (Svedio).

ENHAVO

paĝo
De ekstere — de supre 45—47
Kial SAT estu supertendenca? 47
El la praktika vivo 48—49
„S-ulo“ — la ampleksspirita 49
Kial k kiel ili fariĝis Esperantistoj k SAT-anoj 49—50
Malgraŭ ĉio! 50
De niaj sovetiaj amikoj 51—52
Kontraŭmilita Kanto 52
Al sama celo per diversaj vojoj 53—54
Pripensinde 55
Ne interbatali, sed komune agi! 55
Kiel mi fariĝis internacie organizita? 55
Diskutejo 55—56

Tarifaro de SAT

Landoj Kotizo por Aktiva Membreco kun „S-ulo“ B kun „S-ulo“ A k B b) aspiranta c) subtenanta Aliĝmono al SAT Abono al: „Sennaciulo“ Abono al: „LNE“
Argentino, pes. 3.50 6.50 2.— —.50 6.— 2.—
Aŭstrio, ŝil. 6.50 13.— 3.— —.50 12.— 4.—
Belgio, belg. 6.50 13.— 3.— —.50 12.— 3.—
Britio, ŝil. 5.— 10.— 3.— —.50 9.— 3.—
Ĉeĥoslovakio, kr. 30.— 60.— 15.— 3.— 55.— 20.—
Danio, kr. 5.— 10.— 2.— —.50 8.— 3.—
Estonio, kr. 4.— 8.— 1.50 —.25 7.— 2.50
Finlando, mk. 45.— 85.— 18.— 4.— 80.— 25.—
Francio, fr. 20.— 40.— 12.— 2.50 35.— 15.—
Germanio, mk. 4.— 8.— 2.— —.50 7.— 2.50
Hispanio, pes. 7.50 15.— 5.— 1.— 13.— 7.—
Hungario, peng. 5.— 10.— 2.— —.50 8.— 4.—
Jugoslavio, din. 55.— 110.— 25.— 6.— 100.— 40.—
Latvio, lat. 5.— 10.— 2.— —.50 8.— 3.—
Litovio, lid. 9.— 18.— 4.— 1.— 15.— 6.—
Nederlando, guld. 2.50 5.— 1.50 —.30 4.— 2.—
Norvegio, kr. 5.— 10.— 2.— —.50 8.— 3.—
Polio, zlot. 7.50 15.— 3.— —.80 12.— 5.—
Portugalio, esk. 22.50 45.— 10.— 2.— 40.— 12.—
Svedio, kr. 5.— 10.— 2.— —.50 8.— 3.50
Svisio, fr. 5.— 10.— 2.50 —.50 8.— 3.50
Usono, dol. 1.25 2.50 1.— —.25 2.— 1.—

Ne cititaj landoj pagu laŭ la germania tarifo.

Rimarkigoj al la tarifaro:

a) Ĉiu aktiva membro rajtas pagi sian kotizon al SAT per kvaronjaraj partopagoj. Tiucele SAT eldonis apartajn kvitancmarkojn. En la jara kotizo de aktiva membro estas entenata la abono al „Sennaciulo“.

b) kaj c) La jara kotizo de b) kaj c)-kategorioj estas pagenda je unu fojo.

Ĉiu novaliĝanto nepre devas pagi la aliĝmonon al la Asocio, por kiu ni liveras apartan kvitancmarkon. Malnovaj membroj, kiuj intermitis la membrecon dum unu jaro, same devas pagi la aliĝmonon, tamen en tiu okazo ili ricevas siajn malnovajn matrikulojn.

La Lernanto Facillegebla — Instrua — Amuza — Serĉa Abonprezo por 12 sinsekvaj numeroj de „La Lernanto“ estas nur 1.50 mk. g. Specialaj kondiĉoj por pograndaj mendoj: 25 ekz. de la sama numero 1.50 mk. g.; 50 ekz. 2.— mk. g.; 100 ekz. 3.— mk. g. ktp.

— página 16 —

60 — SENNACIULO

NIA LITERATURO

Instruverkoj.

Petro, Kursa lernolibro laŭ parola metodo, 116 pĝ. . . . 1.— Petro, kun ruslingva ŝlosilo . . . 1. Laborkajero al Petro . . . —.30 Unua Legolibro, speciale verkita por daŭrigaj kursoj . . . 1.— Plena Vortaro de Esperanto, 536 pĝ., 14×20, bind. . . . 10.— Plena Vortaro de Esperanto, broŝ. . . . 9.— Proletaria Kantaro kun muziknotoj, 180 pĝ., 12×17 . . . 2.—

Literaturo — Poezio.

Barbusse, Eklumo en la Abismo, Konsideroj pri revolucia leviĝo de la laborista klaso je la fino de la mondmilito 1914/18, trad. 96 pĝ., 11×17 . . . —.60 Hermynia zur Mühlen, Fabeloj, Tute prolet-tendenca rakontaro k facile legebla, trad. 56 pĝ., 11×14 . . . —.50 Kvardek Jaroj de Esperanto, 49 pĝ. . . . —.40 Bartelmes, Diablidoj, Aventura rakonto pri k por geknaboj. Prolet-tendenca, originalo, 48 pĝ. . . . —.50 Tousseul, La Morto de Blanjo, Proleta literaturaĵo el la karbminista vivo, trad. 72 pĝ., 11×14 . . . —.50 Ivn, Ruĝo kaj Blanko, Epizodoj el la nuntempo k pasinteco sovetia, originalo, 68 pĝ., 13×14 . . . —.50 Orienta Blovo, Priskriboj el la vivo de orientaj popoloj . . . —.30 En Katenoj de Maljusteco, Virina Krestomatieto, 40 pĝ. . . . —.40 Izgur, Nur Volu! La festo de laboro k paco. Unuamaja kanto de ribelo, originalo, 48 pĝ., 12×17 . . . —.60 Tolstoj, Ĥodinka, La fama aŭtoro priskribas majstre nigran tagon el la cara historio. Dua rakonto entenas kritikojn al la sociordo. 64 pĝ., 11/14 . . . —.50 London, La fera Kalkanumo, La granda batalo inter socialismo k oligarkio. La morala rajto de la socialista doktrino k neceso de ĝia triumfo estonta, trad. 368 pĝ., 12×18 . . . 2.50 Volter, Kandid, La tre fama verko de la granda raciisto en la antaŭrevolucia periodo de Francio, en modela (laŭ lingvo k stilo) traduko, 162 pĝ., 12×18 . . . 1.50 Bogdanov, Ruĝa Stelo, Tre bela, utopia romano, en kiu ni vojaĝas al Marso. Kun priskribo de estonta socialista sociordo, trad. 168 pĝ., 12/18 . . . 1.50 Bergiers, Ili, Ĝi entenas en formo de mallongaj, fragmentaj rakontoj ideojn, sentojn pri revolucio, proleta batalo k emancipado, 80 pĝ., 17/21 . . . 1.50 Miĥalski, Prologo, Bela, flua liriko, majstra uzo de la lingvo, originalo, 64 pĝ., 11×14 . . . —.60 Ĥrima, Poemo de l’Plugisto, originalo 56 pĝ., 11×14 . . . —.50 Nia Teatro, Du facilaj teatraĵoj, 64 pĝ. . . . —.50 Tolstoj, Kristanismo kaj Patriotismo, 112 pĝ., 11×14 . . . 1.— Vortoj de K-do E. Lanti, Kompilitaj artikoloj el pasintaj jaroj, bele presita, 192 pĝ., 13×19 . . . 1.80

Sciencaj Verkoj.

Vortoj de K-do E. Lanti, Kompilitaj artikoloj el pasintaj jaroj, bele presita, 192 pĝ., 13×19 . . . 1.80 Elsudo, ABC de Sennaciismo, Provo, prezenti la evoluon de internaciismo al sennaciismo per cito de socialistaj aŭtoroj k trakto de la nacia problemo en Sovetio, originalo, 60 pĝ., 11×18 . . . —.40 Lanti, For la Neŭtralismon! Broŝuro, kiu agitas por disiĝo de la laborista esperantistaro de la „neŭtrala“ movado k motivigas ĝian neceson, originalo, 32 pĝ. . . . —.30 Lanti, La Laborista Esperantismo, Nepre necesa libreto por ĉiu laborista esperantisto, kiu deziras konatiĝi kun taskoj, celoj k organizmaniero de la lab. esp. movado, originalo, 40 pĝ. . . . —.40 Drezen, La vojoj de formiĝo kaj disvastiĝo de la lingvo internacia, originalo, 64 pĝ. 11×14 . . . —.50 Andreev, Revolucio en la lingvo-scienco, La Jafetida lingvoteorio pri origino k evoluo de la lingvoj, originalo, 68 pĝ., 11×14 . . . —.50 Soveta Pedagogio, Generala bildo pri la ĝisnunaj atingoj k perspektivoj pedagogiaj en Sovetio, 40 pĝ. . . . —.30 Lanti, Naciismo, Studo k Deveno, Evoluado k Sekvoj. Unua parto de trilogio: Naciismo — Internaciismo — Sennaciismo. Pritrakto de la problemo en tute scienca maniero, originalo, 124 pĝ., 13×19 . . . 1.20 Kropotkin, Etiko, Grava filozofia verko de la granda anarkista pensulo, trad. ISAB, 240 pĝ., 13×18 . . . 1.20 La Komunista Manifesto, La fama historia dokumento de Marks kaj Engels, trad. Pfeffer, 48 pĝ., 11×16 . . . —.40 Lenin, Ŝtato kaj Revolucio, La teoria bazo por la praktika agado de la fama gvidanto de la rusa revolucio, trad. 160 pĝ., 11×17 . . . —.80 Reiche, El la Mondbildo de la Nova Fiziko, Popular-scienca verketo, trad., 52 pĝ., 11×17 . . . —.30 Fersman, La Vojo al Scienco de Estonto, Tre laŭde recenzita de la tuta esp. gazetaro pro ĝia interesa prezentmaniero de gravaj priestontaj problemoj, trad., 56 pĝ., 11×14 . . . —.50 Fersman, La Kemio de l’Universo, Popular-scienca broŝuro, kiu konigas multe da sciindaĵoj pri la mirinda regno de la kemio, trad., 80 pĝ. . . . —.50 Ziegler, Sekspsikologio, originalo, 54 pĝ., 11×14 . . . —.50 Szereni, Malgranda Terbiblio, Ne ordinara kartaro, sed studilo, kiu instigas al pensado pri ekonomiaj k sociologiaj problemoj en mondskalo, originalo, 13 kartoj k skemoj, 25×36 . . . 1.—

Elĉerpitaj estas jenaj eldonaĵoj de SAT: Tri verkoj de Tolstoj, Faŭsto I (Goethe-Bartelmes), Karlo Marks, lia vivo k verko, Dokumentoj de Komunismo k Ni Legu.

Propagandaj artikloj.

Insignoj:

  1. verda stelo sur blanka fono, ruĝa rando kun surskribo „Esperanto“ k „SAT“, diametro 16 mm, pinglo, broĉo, butono . . . —.70
  2. verda stelo sur ruĝa fono, sen surskribo, 12 mm, nur pinglo . . . —.50
  3. verda stelo sur blanka ronda fono kun E en la mezo . . . —.60
  4. kiel n-o 3, sed sen E . . . —.60
  5. verda stelo sur blanka ronda fono kun E en la mezo . . . —.50
  6. kiel n-o 5, sed sen E . . . —.50
  7. simpla verda stelo . . . —.50
  8. verda stelo kun enskribo „Esperanto“ . . . —.60
  9. verda stelo sur ora fono kun blanka rando kun enskribo „Lingvo Internacia Esperanto“ . . . —.70
  10. Poŝtkartoj ilustritaj por propagandi lab.esperantismon, po serio (5 kart.) . . . —.30
  11. Kovertoj k. propag. teksto, 50 ekz. . . . 1.—
  12. Leterfolioj, 50 ekz. . . . 1.—
  13. SAT-poŝtkartoj kun propaganda teksto, 50 ekz. . . . —.50
  14. Siegelmarkoj, 1 folio, 100 pec. . . . —.50
  15. Flagetoj por bicikloj, verda stelo sur ruĝa aŭ blanka tolo . . . —.60
  16. Blanka flageto kun verda steleto k enskribo „Esperanto“ . . . —.50

Ĉiuj prezoj estas indikitaj en germanaj markoj (mk. g.), 1 germ. marko egalvaloras al 0.24 dolaro, 1.25 fr. svis.

Liverkondiĉoj: La livero okazas nur post antaŭa pago k afrankite. Livereblo k prezoŝanĝo estas rezervataj. Ĉiuj ordinaraj (neregistritaj) sendaĵoj estas ekspedataj je risko de la ricevonto.

Pagmaniero: En landoj, kie ni ne havas poŝtĉekajn kontojn, oni pagu per poŝtmandato aŭ bankĉeko, pagota en iu germana banko. Per registrita letero oni sendu nur malgrandajn sumojn. Malpurajn monbiletojn ni ne akceptas. En landoj, kie ni havas poŝtĉekajn kontojn, oni pagu per poŝtmandato aŭ bankĉeko, pagota en iu germana banko.

Rabato: Membroj de SAT rajtas ricevi 20 % da rabato por sia propra ekzemplero, se ili tion aparte citas ĉe la mendo. Grupoj, librejoj k organizoj, kiuj mendas oficiale pli grandan kvanton de SAT-libroj ricevas 30 % da rabato. Komisie ni ne povas liveri niajn librojn. Al libroj, kiuj ne aperis en la SAT-eldonejo ni ne povas doni rabaton.

Fremdaj libroj: — Kontraŭ antaŭa pago ni liveras ĉiujn librojn (inkluzive lernolibroj k vortaroj) el aliaj librejoj, ĉu esperantajn aŭ ne, se la mendanto citas titolon, aŭtoron k eldonejon. Por sendkostoj oni aldonu 10 % de la pagata sumo.

Poŝtĉekaj konto: — Ĉiuj kontoj estas instalitaj je la nomo de nia administranto K-do Richard Lerchner, Kolmstr. 1, LEIPZIG O 27. — Bruxelles 227 848; ‘s Gravenhage 142 084; Kobenhavn 14 938; Leipzig 6835; Praha 501 007; Stockholm 4268; Warszawa 191 335; Wien D-137 725; Zagreb 40 040; Zürich VIII-15 929; La francianoj pagu nur al: „Sennacieca Asocio Tutmonda“, 23 rue Boyer, PARIS XX, konto n-o 1234—22.

[REKLAMO p.16] Kiajn konkludojn trudas al ni la vojo de la germana respubliko? Kial perdiĝas la politikaj liberoj malgraŭ la demokrata ŝtatformo? Ĉu la diktaturo savas la laboristan movadon? La solvo de la problemo de l’organizado de socialista movado k de socialista ŝtato estas klare prezentita en la artikolo de Maria Hodan: Demokratio-Diktaturo-Gvidado. Argentina K-do raportas pri La deveno de grandaj propraĵoj laŭ principa vidpunkto k per ekzemploj. Kaj multajn legindajn notojn enhavas la nova numero 17, januaro-marto, de la politika revuo ISK. Mendu ĉe IVA-Komandito Berlin SW 19, Inselstrasse 8a. Prezo: po —.25 mk. g. aŭ internacia respondkupono por n-o, inkl. afranko.

Presejo Oscar Wettig, Gelnhausen (Germanio)

N.º 401, 26 de enero de 1933

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

ELDONO B N-o 1

9-a JARO, N-o 401 — LEIPZIG, 26./1. 1933

[BILDO p.1 | 32,2,71,11] Emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» antaŭ terglobo kun meridianoj kaj kontinentoj.

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

APERAS duonmonate | REDAKTEJO: 14, av. de Corbéra, Paris 12e. – GVIDANTO: E. Lanti. – SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. – ADMINISTREJO: R. Lerĥner [?], Kolmstr. 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS duonmonate

La urbo de la XIII-a SAT-Kongreso: Stokholmo.

La urbo de nia dektria kongreso insulare situas ĉe la elfluo de la granda lago Melaren (Mälaren). La malgranda origina urbinsulo: La urbo inter la pontoj, estas enkadrigita de pejzaĝoj k akvoj. Sude leviĝas altaj granitaj montoj, kiuj krute deklivas el la akvo. Du insuloj de la lago Melaren apartenas al la urbo mem; apud la plej malnova urbinsulo kuŝas Riddarholmen (Kavalira insulo). Nordokcidente de la urbinsulo estas insulo kun riĉa monta tereno, kie iom post iom la okcidenta distrikto Kungsholmen (Reĝa insuleto) estas konstruita.

[BILDO p.1 | 21,40,77,69] Foto de la Koncerta domo de Stokholmo: granda konstruaĵo kun longa vico da altaj kolonoj antaŭ la fasado, placo kun homamaso kaj veturiloj antaŭe.

Koncerta domo de Stokholmo, en kiu okazos la solena malfermo de la XIII-a SAT-Kongreso.

Sed oriente kuŝas la plej granda fieraĵo k plej riĉa diademo de Stokholmo. Jen la urbo turnas sian vizaĝon al tiu parto de la Balta maro, kiu nomiĝas Saltŝoen (Saltsjön), t. e. la sala maro, kiu estas enirejo al la urbo de la granda akvo oriente. Plenigita de miloj k ree miloj da insuloj, tiu enirejo prezentas unikaĵon siaspecan en la tuta mondo. Plej oriente nudaj, krutaj rokoj, sed ju pli oni proksimiĝas al la urbo, des pli riĉe vestita per ĉia vegetaĵaro. Proksime al la urbo la insularo estas pli k pli dense surloĝata, k plej proksime al la malnova urbinsulo ĝi jam transiris al urba karaktero. Tiele tiuj insuloj tute aliĝis al la nuna Stokholmo.

El la tempo de la plej malnova Stokholmo, kiun fondis Birjer Jarl¹ (Birger Jarl) en la mezo de la dekdua jarcento, ne restas verdire konstrumemoraĵoj. Tamen oni renkontas en la interponta urbo, Staden mellan broarna, mezepokajn trajtojn. Kvankam novtempaj konstruoj anstataŭas la malnovajn, la malnova urbo kun siaj mallarĝaj stratetoj, malhelaj volboj k krutaj deklivoj ankoraŭ donas mezepokan impreson.

¹ Tiama regnestro.

La nova Stokholmo, kiu liberiĝis el la mallarĝa mezepoka teritorio, estis fondata en la unua duono k ĉirkaŭ la mezo de la 17-a jarcento. En tiu tempo estiĝis la urbopartoj, kiujn oni nomas „malmar» kun rektaj stratoj (strato svede: gata) k rektangulaj kvartaloj. Drottninggatan k Regeringsgatan, inter la plej viglaj el la nunaj komerc- k trafikstratoj, devenas de tiu tempo. Sed antaŭ ĉio la urbo posedas grandiozajn konstruojn el tiu epoko de grandpotencaj nobeloj.

En la lasta jardeko de la 17-a jarcento oni komencis konstrui la nunan reĝan palacon sur la muroj de la malnova kastelo. La palaco, kiu nur en la fino de la 18-a jarcento estis tute preta, enhavas la plej altvaloran el la sveda skulptaĵo k internaĵa arto de l’ 18-a jarcento, baroko, rokoko k gustavepoka stiloj.

La ĉefa kulturkonstruo de la 19-a jarcento estas la venezi-stile ĉirkaŭ 1860 konstruita Nacia muzeo (Nationalmuseum), kiu estiĝis bela ornamaĵo en tiu regiono. La muzeo enĉambrigas en bela aranĝo riĉajn trezorojn, antaŭ

— página 2 —

62 — SENNACIULO

ĉio de la sveda artkulturo de la praepoko ĝis niaj tagoj.

La nova Stokholmo ne povis sin limigi je tiuj malnovaj teritorioj k en pli novaj tempoj okazis grandaj k gravaj vastigoj k pligrandigoj ekster la malnova urboteritorio. La malnova kadro estas rompita, ampleksaj novaj urbodistriktoj etendas sin ĉiudirekten k plej malproksime en la periferio elkreskas pli k pli vasta ringo da vilaĝaj urbetoj. La dudeka-jarcenta urbo Stokholmo estas nova urbo, en kiu la kooperativa loĝeja movado forte enradikiĝis kune kun aliaj kooperativaj branĉoj. En la pli centra Stokholmo la kreskoforto trovis elokventajn esprimojn, interalie per la nova Kungsgatan, kiu tranĉas la montodorson Brunkebergsasen k apud kiu estas la unuaj belstilaj nubgratuloj de la urbo. Alia simila ĉefstrato, planita antaŭ jarcentoj, estas Sveavägen, kiu ortangule al Kungsgatan formas urbospinon en nord-suda direkto. Je la kruciĝo de tiuj du stratoj kuŝas unu el la ĉefverkoj de moderna konstruarto, Koncerta domo (Konserthuset), en sveda severa novantikvo de Ivar Tengbom. En tiu domo okazos la solena malfermo de la XIII-a Kongreso. La granda salono, en kiu la soleno okazos, povas enteni preskaŭ du mil personojn. La salona internaĵo estas belega k el la instaloj en ĝi estas menciinda la orgeno.

Pro la ega trafiko en la suda urboparto oni devis finfine post multa diskutado alikonstrui la trafikejojn ĉe la kluzo, kiu ĝis nun estas la sola trapasejo inter la suda k aliaj urbopartoj k tiu granda laboro okazas nun. La ampleksaj laboroj, kiuj kostos proksimume dekkvin milionojn da kronoj, donos al la tuta regiono tute novan aspekton. Interalie la trafiko estos laŭ tri etaĝoj, la kluzo estos translokata al alia pli konvena loko. Samtempe kun tiuj laboroj oni ankaŭ konstruos novan grandan ponton 32 metrojn altan, kiu kondukos la trafikfluon de la okcidenta k norda urbopartoj al la suda, k sub unu el la ĉefstratoj de la suda urboparto estas konstruata subtera tramvojo, en kiu du tramlinioj veturos de k al sudaj antaŭurboj.

En Besta ĝardeno (Djurgarden) estas unu el la novtempaj konstruoj, kiuj tiras al si la atenton, Norda muzeo (Nordiska museet), karakteriza konstruo laŭ nordlanda ornammaniero. La muzeo ekspozicias interalie artslojdon² k popolan kulturon. La muzeo estas kunligita kun la granda liberaera muzeo Remparo (Skansen), kiu situas sur altaĵo kun ĉarma perspektivo al la urbo.

La plej vizitata loko estas domo en la centro kun vere Stokholma situo, ĉe la liberspaca golfo Riddarfjärden k apud la akvovojo Klaraviken kun vido al la krutaj montoj de la sudo k al la malnovtempaj memoraĵoj de Riddarholmen, nome la nova Stadshuset (la urbodomo). La plej admirinda en ĝi estas, ke tie ĉi urbo k naturo, konstruo k akvo kuniĝis en nedisigeblan unuon. Neforgesebla rigardo estas tiu tra la arkadoj de la Burĝa Korto (Borgargarden) al la riĉe ornamita urbodoma ĝardeno, al Riddarfjärden k al la sudaj montoj. Tie ĉi oni kaptas la malnovan Stokholmon, la urbon, kiun oni konstruis antaŭ 700 jaroj ĉe l’elfluo de Melaren k la novan Stokholmon per unu sola rigardo.

La ĉirkaŭaĵoj de Stokholmo estas same belaj k donas al la vizitanto bonegan impreson. Grandaj parkoj, kiuj senpere transiras en naturan arbaron, k en kiuj oni trovas muzeojn k vizitindajn lokojn.

Laŭ priskribo de Joĉjo, tre resumita de la Red.

² Slojdo = manlaboro.

[REKLAMO p.2] AKTIVAJ MEMBROJ! La legado de 8-paĝa „S-ulo» ĉiumonate estas utila por via informiĝo. Sed se vi volas havi praktikan profiton el via esperantisteco, vi devas aboni ankaŭ al la Eldono A de „S-ULO». Ĉiumonate 16 paĝoj da originalaj raportoj k priskriboj el ĉiuj lokoj. Pagante anstataŭ la kriztempa tarifo (4 mk. jare) la duoblon (8 mk.), vi ricevos la KOMPLETAN GAZETON (ambaŭ eldonojn). Vi rajtas fari kvaronjarajn partopagojn! Pripensu tion k skribu poste al la ADMINISTREJO de SAT, LEIPZIG O. 27.

TRA LA LABORIST-ESPERANTA GAZETARO

La plej ofte aperanta periodaĵo inter la L.E.A.-gazetoj estas la dusemajna nederlanda „Laborista Esperantisto». Ankaŭ ĝi staras en la unua vico de tiuj, kiuj donas sian senrezervan apogon al SAT. Tiel ni legas en la lasta n-ro (de 7. jan.) frontpaĝe sub la alvoka titolo „SAT-Fronto! Antaŭen! Ni bezonas 500 membrojn!» persvadajn konsiderojn de „Malnova SAT-ano.» Kiel simpla, klara k logika estas jena argumentado: „… Por eldoni tutmondan gazeton, por publikigi valoran jarlibron, por aperigi gravan literaturon, por aranĝi tutmondajn kongresojn ktp, ni bezonas tutmondan organizon. Ju pli da membroj tia organizo havas, des pli bona k impona estos ĝia organo, des pli ampleksa estos ĝia jarlibro, des pli da verkoj ĝi povas aperigi, des pli multvizitataj estas ĝiaj kongresoj, des pli multe ĝi povas fari por la laborista movado k des pli granda estos ĝia propaganda efiko.»

Sed ĉu tio ĉie estas same komprenata k aplikata? Bedaŭrinde ne! En „La Socialisto» (jan.), aperanta en Vieno, ni vane serĉas favoran vorton pri nia SAT-afero, kvankam la SAT-anoj organizitaj en la centr-eŭropaj LEA-oj, al kiuj servas „La S.» kiel organo, por sia laboro tre bezonus gazetan subtenon, similan al tiu, kiun liveras la nederlanda k sveda LEA-organoj. Klatil riproĉas en artikolo pri la „taskoj de la lab. esp. movado» al tiuj, kiuj sin sentas unue esperantistoj: „… Bedaŭrinde oni ĝis nun ne sufiĉe konscias pri la graveco de sinapogo al la granda laborista movado. Eĉ kontraŭe, ni povis konstati tre nedezirindan k malutilan tendencon, ke oni mallaŭde k malŝate parolas pri niaj laboristaj Internacioj …»

Tiajn parolojn ni jam kutimis aŭdi el alia tendaro …

La „Sveda Laborista Esperantisto» anoncas por 1933 pli grandformatajn, 8- k 12-paĝajn n-rojn. Jam en la lastaj n-roj de 1932 ĝi komencis prepari siajn legantojn por la gastigo de l’XIII-a SAT-Kongreso en la svedia ĉefurbo. Sed ankaŭ ekster tiu okazo la organo de l’Sveda LEA propagandas por SAT k ĝiaj eldonaĵoj. Zorge flegata estas la „kronika» parto. Ĉiu abonanto ricevas suplemente „La Lernanto»n.

En Britio aperas polikopiita „Bulteno de SAT», preskaŭ ekskluzive en angla lingvo; ĝin publikigas SATEB (13, Dewsbury Rd., London N.W. 10). En la 4-a n-ro la propagandistaj devoj de SATEB-ano estas klarigitaj rilate priservadon al la gazetaro, al individuoj simpatiantaj, rilate organizadon de kursoj ktp.

En la „Laborista Esperantisto» de l’franclingva LEA (nov./dec.) ni trovis interesan artikolon pri la propaganda valoro de peresperantaj limrenkontiĝoj ĉe la belg-holando-germana limoj, la rezultojn de leterinterŝanĝo kun la sekretario de l’Sindikatara Internacio (Berlin) k multajn informojn pri la stato de l’movado. Ĉi tiun organon speciale distingas, ke ĝi estas redaktata preskaŭ entute en franca lingvo.

„Proleta Voĉo», la nova organo de l’Iberiaj prolet-esperantistoj, enhavas en la nov.-dec. n-ro statut-modelon por lokaj grupoj; el la enkonduko al ĝi ni notas: „La lokaj grupoj … devas esti en intima interrilato, por ke la propagandlaboro estu efika k atingu

— página 3 —

SENNACIULO — 63

la rezultojn sopiratajn: klerigi la vastegajn malsuperajn tavolojn proletajn k klopodi, ke ili uzu esperanton por siaj klasaj celoj …«

La malgranda Bulteno de l’Ĉeĥoslovaka LEA akcentas lastnumere sian neŭtrale supertendencan karakteron responde al la uzurpemo de iuj IPE-anoj, dezirantaj „konkeri» ĉi tiun organizon.

La „Proleta Esperantisto» (Riga, Latvio) aperas unuafoje (n-ro 6, dec.) en presita formo, post 8-monata interrompo, kiun kaŭzis „teknikaj cirkonstancoj». Ni legas pri la movado: „… Centoj k miloj da junaj k maljunaj laboristoj lernas la lingvon internacian (t. e. alilande – Red.). Nur ĉe ni, en Latvio, oni preskaŭ nenion scias. Laboristan esp. movadon oni konsideras kvazaŭ fantomon, kiun ĉiu devas eviti. Eksterlanda laborista esp. literaturo estas konfiskata. Ankaŭ „Prol. Esp.»-on n-ron 5 oni konfiskis. Tamen la movado ne estas subpremebla …»

La ĉinan „La Espero» (Hankovo) oni laŭ sia enhavo ankaŭ povas konsideri kiel proletan esp. gazeton. La sept. n-ro (1932) denuncas la japanan imperiismon k bedaŭras la nefirman sintenon de la ĉina registaro, kiu malpermesas al la popolamaso manifestacii en la stratoj. Troviĝas en tiu n-ro represo de ĉapitro el nia SAT-libro „Kion rakontas la amikoj de Peĉjo».

La organon de I.P.E. („Internaciisto») la eldonantoj ne bonvolas sendi al ni por interŝanĝo. Sed ni tamen ricevas ĝin senpage per helpo de K-do.

La redaktantoj de tiu gazeto ne povas trankvile dormi, se ili ne verŝis ĉiunumere sitelojn da koto sur la „perfidajn» SAT-gvidantojn, kiuj eldonas pli belaspektan gazeton ol I.P.E. (kun sia laŭdire 12–15 000-kapa anaro!?) … dank’ al siaj bonaj rilatoj kun U.E.A.-milionuloj (!). Pruvo? La „Plena Vortaro» estas verkita de neŭtralaj esperantistoj; eĉ pastro kunhelpis, ktp., ktp. Sed super ĉia kriaĉado pri rompo al principoj („For la neŭtralismon!») tiuj indignon ŝajnigantaj buboj malmemoras, k volus forgesigi al la legantoj de siaj malhonestaĵoj, kio do estas dirita en la broŝuro „For la Neŭtralismon!» sur p. 13 pri Akceptebla kunlaborado: „La lingvistoj estas niaj teknikistoj. Ni ne kunlaboras kun ili, kiam ni obeas iliajn konsilojn. Sur tiu kampo plena neŭtralismo estas ebla, pli ĝuste, nepre necesa. …»

Ĉe la fino ni volas mencii, ke regule aperas la esperantlingvaj gazetservoj de ITF. (Transportlab. Internacio) k de S.S.I. (Lucerna Sport-Internacio), same kiel de I.A.M.B. (Kontraŭmilita Oficejo, Harlemo).

Menciu nepre esperanton ĉe represigo de artikoloj esper.-devenaj!

Partieca subfosado

Montriĝis, ke ne ĉiuj, kiuj kaŝe laboris al la detruo de SAT, estas ekster niaj vicoj. Ankaŭ montriĝis, ke la malamikoj al nia Asocio ne ĉiuj troviĝas en la 3-a Internacio. Pruvo?

Mi ricevis de ano el la anarkia frakcio jenan leteron:

„Parizo, la 25-an de dec. 1932.

„Kara K-do,

Mi ricevis hieraŭ de komisiito por la estraro de ALLE (Aŭstria Laborista Ligo Esperantista) de Wien (Hans Weinhengst) tiun leteron:

[REKLAMO p.3] La 16-paĝa, dukolore presita, bele ilustrita 400-a NUMERO de „S-ULO» eldonita kiel speciala jubilea k varba numero, kun tre varia k interesa enhavo, estas ankoraŭ iomakvante [?] havebla. Mendu ĝin senprokraste laŭ jena specialtarifo: 1 ekz-o 0.30 mk. g. 5 ekz. 1.— mk. g., 10 ekz. 1.80 mk. g., 20 ekz. 3.30 mk. g., ĉiu plia deko 1.50 mk. g. ADMINISTREJO DE SAT LEIPZIG O. 27, KOLMSTR.

Al K-do Jean Moreau, delegito de E.S.F.I.O.-Seine, Paris –

Kara K-do,

Al la demando, kial nia organizo ALLE kun siaj ĉirkaŭ 2000 membroj ne akceptas „kunfandiĝi» en „supertendenca» organizo, ni povas respondi nur jenon:

  1. SAT (pri kiu vi certe pensas, parolante pri „supertendenca» organizo) tute ne deziras tian kunfandiĝon kun L.E.A.-oj (landaj lab. esp. organizoj), sed nur niajn anojn kiel unuopajn membrojn k nian asocian kunlaboron por SAT je kondiĉoj nejustaj. La landaj asocioj nur havu devojn k ŝarĝojn, sed ne rajtojn. Tion pruvas klare ankaŭ la lasta (Stuttgarta) SAT-kongreso, kiu laŭ la klopodoj de la SAT-direkcio sen serioza pri-konsidero malakceptis la celakcelojn [?] k bonintencajn proponojn de la aŭstriaj SAT-anoj, same kiel tiujn de la Berlinaj.

  2. La pretenda „superpartieco» apenaŭ estas kontrolebla k fakte nemalofte montriĝis, ke tiu aŭ alia tendenco estis pli akcentata oficiale k leviĝis perforte super la aliajn. Cetere ni estas unuavice socialistoj k nur poste esperantistoj.

  3. Ni preferas en la nunaj cirkonstancoj praktikan internacion ol ĥimeran sennaciecon, kiun SAT predikas k aplikas ne ĉiam laŭ la bono de la lab. esp. movado. Nia modelo: La socialista Internacio!

  4. Ni opinias, ke socialista esp. organizo eĉ pli malgranda povas atingi k utili al nia movado multe pli ol granda „supertendenca».»

K-do J. Moreau transsendis ĉi tiun leteron al ano de la anarkia frakcio (verŝajne ne sciinte tion!) kun la peto sciigi sian opinion pri la letero.

Ŝajnis al mi bone publikigi la aferon por ke la SAT-anoj sciu, kio okazas.

Plua komento estas superflua!

V. Vesels Sekr. de l’anarkia frakcio.

La rolo de esp-o en la evoluo de la presarto

Estas malfacile por nuntempulo imagi mondon sen presaĵoj. De la lulilo ĝis la tombo, la produktoj de la presilo ĉirkaŭas nin kiel senfina oceano. Ondon post ondo, dismetiĝas ĉe niaj piedoj amaso da legeblaĵoj. Ni elektas la plej logajn por ni, sed eĉ la plej avarema leganto pri iu aparta temo ne povas, pro tempomanko, legi eĉ en sia propra lingvo ĉion presitan pri tiu temo. La studanto, k iu, kiu volas, povus riĉigi sian spiriton senfine, el la pasintecaj, same kiel el la aktualaj libroj, gazetoj, kc.

Nu, modernulo, kiu en biblioteko indiferente manumas centon da libroj antaŭ ol, preskaŭ hazarde, elekti unu, estus mirigita, se li povus esti transportita malantaŭen ĝis la jaroj, antaŭ ol Gutenberg laboris per sia manpresilo. Nun, vasta kampo de floranta kono – tiam, kvazaŭ fenestroflor-skeletoj!

Estas pripensinde, kiel dum terurigaj tempospacoj perdiĝis la dum tuta vivo penege kolektita kono de apartaj individuoj, pro manko de rimedoj por disvastigi siajn inventojn en taŭgaj medioj. Memoru, ke, ekzemple, la sekreto pri tio, kiel la vitro estis kolorigata, estas tute perdita. Pro tiu perdo la belegaj fenestroj en katedraloj kiel la Jorka (York, Anglio) havas nun fantazian valoron. Se la farmetodoj estus presitaj, eble tiu arto ankoraŭ restus praktikebla ĉe la sama alta nivelo kiel en la mezepoko. Sed en tiuj tempoj estis maloftaĵo, se metiisto eĉ povis skribi sian nomon, k informoj estis nur buŝe disvastigataj.

Venis la presarto – „tiu arto, kiu konservas ĉiujn artojn», k la homoj, kiuj ĝin uzis, rapide leviĝis el la malprogreso k la superstiĉo. Per la presitaj vortoj oni povas kompari pasint-

— página 4 —

64 — SENNACIULO

ajn eksperimentojn, pensojn k esperojn kun la nuntempaj. La studento povas ekkomenci ĉe la punkto atingita de mortintaj specialistoj. Do, ni gigante progresas en ĉiu fako de la vivo.

Nu, kiel la invento de la tipografio malkatenis la cerbojn, la mensojn de individuaj mezepokuloj, liberigante la konon k kulturon inter la popoloj de la sama lingvo, tiel esperanto sendube estas la granda liberigilo, per kiu sin levos la tuta homaro ĝis pli alta ŝtupo en la evoluo el la besteca stato al supraĵoj pli altaj ol la fantaziaj revoj utopiaj.

La rolo de la kapitalismo en la socia evoluo estas forpasanta – vere pasinta. Ni loĝas meze de ĥaoso. Por la bonfarto de la mondo nepre necesas mondekonomio, mondpolitiko, mondsentumo de solidaro – de interdependeco. Kooperative ni estonte povus kunvivadi. Per naciaj k lingvaj bariloj disigitaj ni certe pereos, aŭ subeniĝos al malalta nivelo de kulturo.

La racio kriegas, ke sennaciismo, aŭ almenaŭ internaciismo, estas nepra necesego nuntempa – k aparte por la laboristaro. La proletaro estas trompita pro la fakto, ke ĝi estas dividita laŭnacie k laŭlingve; k evidentiĝas, ke la mastroj, kune kun multaj el la tielnomataj „gvidantoj» de sindikatoj, metiistaj unuiĝoj kc., intencas, ke ĝi restadu dividita. La gazetaro estas potenca disvastigilo de l’kono, de l’ klero; sed, bone notu, ke en la manoj de perfiduloj ĝi fariĝas instrumento por daŭrigi la servutecon de la proletaro. Parto de ĝia potenco troviĝas en la kapablo silenti pri io ne dezirita de la eldonantoj. Ekzemplojn multnombrajn oni povas citi pri la bojkoto al esp-o mem. La angla „laborista» gazeto „Ĉiutaga Heroldo» delonge silentadis pri esp-o, kvankam oni multe skribis al la redakcio pri ĝi. Subite, antaŭ nelonge, aperis longa artikolo kontraŭ esp-o.

Protestis socialistoj, komunistoj k. a. Sed nur unu eta respondletero (de SAT-ano) estis presita. En tiu kazo la povo silenti pri protestoj egalas aktivecon kontraŭ la lingvo. Estas kredinde, ke la instancoj ne volas la disvastigon de la esp. lingvo, por ke la gvidado de internaciaj aferoj restu en la manoj de duonburĝaj deflankiguloj. Proletoj ĉiulandaj, klopodu kontroli la presejojn! La presita vorto estas pli potenca ol la oro.

W. V. (17 040).

Ni ne timu „disdialektiĝon» de esperanto!

Antaŭ kelkaj monatoj estis esprimita en la lingva angulo de „La Lernanto» la eblo, ke esperanto iam povus disfali en dialektojn. Nu, mi volas klarigi, kial tiu kontraŭdiro rilate esperanton, same kiel la ceteraj, farataj de teoriuloj, estas senvalora laŭ mi. Jen la ĉefaj kontraŭdiroj resume: Oni ne povas krei lingvon artefare; se oni farus tion, ĝi disfalus en dialektojn; ĝi dispremus la naciajn lingvojn, aŭ ĝi ŝutkovrus ilin per fremdvortoj.

Mi volas trakti nur tiun pri la „disdialektiĝo» ĉi tie. – Lingvistoj, kiuj antaŭe konfesis la eblon de artefarita lingvo, starigis la tezon, ke ĝi iom post iom disfalus en dialektojn.

Dum la mezepoko la latina lingvo estis tre vivanta; oni verkis en ĝi poemojn, pri kiuj la esploristoj ne povas konstati, ĉu ili estas verkitaj en Germanio aŭ en Hispanio, k aliaj, kies tempa fikso estas dubebla je 200 jaroj. Sed en tiu periodo la naciaj lingvoj multe ŝanĝiĝis. Kaj ĉiu latinparolanto parolis ja almenaŭ unu el la naciaj lingvoj. Kiel tio estas ebla? Super pluraj naciaj lingvoj staranta kultura aŭ nacia lingvo havas aliajn evoluajn leĝojn. Ĉiuj homoj, kiuj parolas tian tielnomatan supertavoliĝan lingvon, scias ankaŭ skribi, ili havas iagradajn perlernejajn sciojn k krome lernis la lingvon laŭ lernolibroj. La neŝanĝeblaj gramatikaj reguloj, kiujn ĉiu juna monaĥo k oficisto en la mezepoko devis lerni, k la uzado en skribaĵoj preskaŭ tute malebligis lingvajn ŝanĝojn. En la tiutempe nur malofte skribitaj naciaj lingvoj aliigoj lingvaj male trovis pli malmulte da baroj.

Ekzistas ankoraŭ pluraj tiaj „supertavoliĝaj» lingvoj: Sanskrito en Hindujo, la ĉina literatura lingvo, la eklezia slava lingvo.

Tiuj lingvoj restas neŝanĝitaj nur, se ili kuŝas super pluraj naciaj lingvoj. Sole super unu nacia lingvo, ili ne povas elsavi sin dumdaŭre el ties influo. Tion oni vidu ĉe la malnova greka (helena) lingvo. Ĝi vivis nur tiel longe kiel ĝi estis la oficiala lingvo de la granda regno Bizantio. Post ties detruo la nov-greka lingvo superiĝis. Ĉiu, kiu scipovas mondlingvon, tiu ne nur scias ĝin paroli, sed ankaŭ skribi k legi k lernis ĝin laŭ lernolibro. Tiu lingvo supertavoliĝas super pluraj naciaj lingvoj. Sekve ĝi similas al la mezepoka latino k al la aliaj cititaj lingvoj. Ĝi do sekvos la evoluajn leĝojn de la supertavoliĝaj lingvoj k ne de l’naciaj. La ekzakta lingvistika esploro fiaskigas la argumenton, ke esperanto devas iom post iom disfali en dialektojn.

H. Stenzel (17 713), Hamburg.

Tamburistoj tamburu!

Serĉante ion mi trafoliumas flaviĝantajn paperojn: notoj el iamaj legaĵoj. Mi eĉ unufoje ne tralegas libron, kiu ne promesas notindajn konojn, kiu ne meritas esti legata du aŭ eĉ tri fojojn. Vidu, kion mi trovis. Petöfi, la famekonata hungara poeto, menciis ie, ke la historio de la granda franca revolucio apartenas al siaj ĉiutagaj legaĵoj. Vere! Eĉ por mi ne estus senutile denove trastudadi tiun gravan signifoplenan epokon el la mondhistorio. Longa vico da eminentuloj vivis, agadis tiutempe: lertaj oratoroj, ruzaj politikistoj, potencaj armeestroj … Kiu estas eminentulo? Ne ĉiam nur la meritplena, diligenta fakisto; per hazarda feliĉo kelkfoje ankaŭ aventuristo povas fariĝi eminentulo. Tiel aŭ aliel, kiel ajn ĝi okazas, multaj homoj, sennombraj sennomuloj devas kunhelpi, por ke unuopuloj fariĝu eminentuloj. Multaj francaj personoj, amaso da soldatoj penadis, suferadis, tamen nur la nomo de unu Napoleono restis menciita.

Multaj devokonsciaj simplaj homoj plenumas taskojn, k ili tute ne pensas, ne deziras fariĝi eminentuloj. Tamen ankaŭ tiuj sennomuloj meritas esti menciataj. Tiam, dum la epoko de la franca revolucio, – do antaŭ proks. 1½ jarcentoj – la presarto ne estis tiel perfekta kiel hodiaŭ. La muroj laŭlonge de l’stratoj ne estis kovritaj per multkoloraj afiŝoj. Tiam, se iu oficestro intencis komuniki iun dekreton, li transdonis la skribaĵon al iu servisto. Tiuj oficejaj dungitoj tiam ankoraŭ ne nomiĝis kiel hodiaŭ „sinjoro suboficiro.» Li prenis la skribaĵon k la tamburon. Ĉe la stratangulo la tambursono kunvokis la homojn. Poste la oficisto laŭtvoĉe legis la dekreton.

Okazis iam, la 5-an de oktobro en la jaro 1789, ke la dungito Majar (Maillard) prenis la tamburon, kvankam la oficestro tion ne ordonis. Irante laŭlonge de stratoj li tamburis. La stratoj de l’ĉefurbo Parizo estis plenaj de malkontentuloj. Ploraĉante, eĉ minacante oni plendis, ke mankas pano; la popolo de l’ĉefurbo suferis malsaton. Pro la nezorgemo k mallerto de l’kompetentuloj tio okazis. Ĉiam la nescio k malico de estroj kaŭzas la malfeliĉajn okazojn en la vivo de la socio! –

Multaj malkontentuloj, precipe virinoj, sekvis la tambursonon. Sed ankaŭ multaj armitaj viroj ĉeestis. Ili marŝis antaŭen. Fine ili atingis la urbeton Versajo, kie loĝis la reĝo. Registaro k nobeloj tie priparolis la situacion. Ili ĉiuj forlasis la ĉefurbon, timante, prave, la koleron de la popolo.

La manifestacio fine trafis sian celon. Reĝo k registaro estis devigataj reveni en la ĉefurbon. Tiel la reĝo estis garantiulo por la popolo. Tiel oni in-

— página 5 —

13-a KONGRESO de Sennacieca Asocio Tutmonda

5.—10. aŭgusto 1933 en Stokholmo (Svedio)

[BILDO p.5 | 72,6,88,16] Emblemo de SAT: kvinpinta stelo en rondo kun la literoj «SAT»; sube «Fondita 1921».

Skribu preslitere! Skribu preslitere!

ALIĜILO

Mi subskribint(in)o aliĝas al la 13-a Kongreso de SAT k sendas ĉi-kune per ……………….. la sumon de ………………..

por nepra — subtena partopreno. (Tion K. K. bezonas scii pro la loĝeja afero.)

Familia nomo: K-do – K-dino ………………..

Antaŭnomo: ……………….. Profesio: ………………..

Urbo: ………………..

Strato kaj n-o: ………………..

Lando: ……………….. SAT-matrikulo: ………………..

Sindikato: ………………..

Partieco (laŭvole): ………………..

……………….. 1933. (Dato)

……………….. (Subskribo)

— página 6 —

Kongres-Kotizo: SAT-anoj: 3 kronoj svedaj; aliaj: 5 „ „

Pago: Oni pagos monon aŭ al SAT aŭ al sveda poŝtĝirokonto 55035, sub nomo XIII-a kongreso de SAT, Upplandsgatan 1. Stockholm. Aliĝilon oni sendu tien, kie oni pagas la kongreskotizon. Nur aliĝiloj kun samtempa pago estas validaj!

Komunikoj: Regule aperos en „S-ulo».

Bonvolu respondi jenajn demandojn:

  1. Kiu(j)n faka(j)n kunsido(j)n vi deziras partopreni? ………………..

………………..

………………..

  1. Ĉu vi povas oratori? ………………..

  2. Ĉu vi venos kun familianoj? Se jes, kiom? ………………..

  3. Ĉu vi deziras loĝi en hotelo? ……………….. „ „ „ „ „ privata loĝejo? ……………….. „ „ „ „ „ amasloĝejo? ……………….. „ „ „ „ „ tendo? ………………..

Senpagan loĝejon ni ne povas garantii.

  1. Ĉu vi havas specialan deziron? ………………..

………………..

Rimarkoj: ………………..

………………..

………………..

………………..

— página 7 —

SENNACIULO 65

tencis malebligi ŝtatan komploton de l’nobeloj. —

Kian instruon donas al ni tiu historia okazintaĵo?

K-doj! Mi tute ne intencas instigi vin, ke vi tamburu. Sed legi k skribi vi certe ĉiuj scipovas. Uzu diligente tiujn utilajn kapablojn! Legu ĉiutage esperantajn tekstojn, librojn k ĵurnalojn, revuojn! Daŭrigu esperantlingvan internacian korespondadon k helpu tiel estigi la estontan senlandliman, senklasan socion!

J. Denes (17 418).

Bildo el la Bavario de la faŝista Held-registaro.

En la parlamento bavaria K-do Drezel (kom. deputito) metis al pilorio la mezepokajn metodojn de traktado al malliberuloj en la pundomo Ŝtadelhajm (Stadelheim). Ankoraŭ nuntempe oni en tiu pundomo katenas al la muro malliberulojn k aplikas la kamizolojn por furiozuloj. K-do Drezel postulis starigon de esplorkomitato; liaj malkovroj efikis kiel bombo. La fabelo pri humana pun-apliko en la bavariaj pundomoj refoje estas detruita. La justministro provis prezenti la asertojn de K-do Drezel kiel malverajn, sed devis deklari, ke lastatempe „nur unufoje» malliberulo estis katenata al la muro. La komunista taggazeto nun montras plenan faktaron pri tiuj punaplikoj.

Antaŭ kelkaj semajnoj troviĝis militinvalido, kancer- k intest-malsana, en Ŝtadelhajm, kies anuso estis foroperaciita k kiu ekskrementis tra la maldekstra flanko de la ventro. Pro tio, ke en la malsanula fako li disvastigis malbonodoron, li estis transkondukata en la ordinaran punfakon k oni forprenis la malsanul-manĝaĵojn, kio kaŭzis al la malfeliĉulo frenezigajn dolorojn. Malgraŭ petoj oni rifuzis al li la malsanul-manĝaĵon. Post tritaga klopodado oni kondukis lin al la raport-komuniko, tamen postulante, ke li retiru sian plendon pri la traktado al la justministerio. Li rifuzas. Oni kondamnas lin pro malpurigo al sia ĉelo al 14 tagoj da severa aresto. Liaj kriegoj pro helpo estis aŭdeblaj tra la tuta domego.

La arestatĉeloj estas ekipitaj per izol-pordoj (!) k troviĝas en la kelo. Malestas tablo, benko, lito, troviĝas nur ligna ŝtupareto. Malestas aerumo. La tiea kuracisto nomiĝas Habermajer. Nutrado: akvo k pano, ĉiutritage avensupo. La aresto estas pliseverigata per alkateno al la muro per piedkatenaĵo. Irado maleblas. Fermanumoj estas ĉirkaŭ la manartiko, tiel ke la manoj povas esti movataj nur malvaste.

Krom tio oni aplikis la furiozulkamizolon, kiam iu malliberulo protestis pro nenutrado dum la transporto. La mizerulo estis metata en izol-ĉelon, oni surmetis la kamizolon k lasis lin en tiu stato kiel lignoŝtipon sur la ligna kuŝejo dum tri tagnoktoj.

La manĝaĵoj estas kuirataj plej mizere. Mankas en ili graso. Matene nedifinebla trinkaĵo, nomata kafo. Tagmeze 1/2 aŭ 3/4 litroj da maldikega faba aŭ lenta supo. Vespere pano k 1/2 litro da supo. Similas al la nutrado la higienaj cirkonstancoj. Ĉe ŝanĝo de arestitoj la litotolaĵo ne estas ŝanĝata. La ĉeloj estas superplenigitaj; ses kuŝejoj troviĝas en unu ĉelo.

La burĝa gazetaro konstatis kontente, ke la justministro malatentis la plendojn. Se tiu ministro mem konfesas unu kazon de murkatenado, kiom da malfeliĉuloj vere estis tiel turmentataj dum la lastaj jaroj? Jen la metodoj aplikataj en la „kristana» Bavario, en la lando de „humana» punplenumo! Vasten diskonigu tiujn faktojn tra la mondo!

Milokcent dek (München)

La „nevidataj murdistoj»

En Usono estas publikigitaj nombroj pri la franca eksporto de armiloj, kiu pro la diversaj militoj k la kreskanta malsekuro estis eksterordinare plialtigata dum la pasinta jaro.

Dum la unuaj naŭ monatoj de l’jaro 1932 la franca eksporto de armiloj k municio sumiĝis je 131,8 milionoj da frankoj kompare al 63,4 milionoj da frankoj dum la sama periodo de l’antaŭa jaro.

Konsiderinda cirkonstanco ĉe tio estas, ke la tuta eksporto franca malaltiĝis en tiu ĉi jaro je 38 elcentoj kompare kun tiu de l’jaro 1931! 13,5 milionoj da frankoj estas enspezitaj por armiloj liveritaj al Ĉinio. Kredeble la eksporto al Japanio estas ankoraŭ konsiderinde pli granda. Kontraŭe al la cetera industrio, la grandaj francaj armilfabrikoj de Ŝnajder (Schneider) Kreŭzo (Creusot) k Hotŝkis (Hotchkiss) estas plene okupataj.

Ankaŭ la britiaj armilfirmoj estas tute nepartiaj ĉe la liverado de militmaterialo al la Malproksima Oriento. (Komp. „S-ulo»n n-o 394.)

La tuta milito en Manĉurio ne estus ebla sen la helpo de l’en Eŭropo loĝantaj „nevidataj murdistoj» — kiel Normen Enĝel (Angel) nomas la armilproduktantojn. Ekde kelkaj jaroj — tiel raportas brita broŝuro pri la armil-industrio — Orienta Azio estas la plej granda merkato por armiloj. Japanio preparis la manĉurian aventuron tiel per ŝiaj propraj fabrikoj kiel per importo el Germanio, Belgio, Britio, Francio k Hispanio. Ĉinio, kiu posedas preskaŭ nenian armilfabrikon, estas la plej grava armil-aĉetanto de la mondo. La plej granda parto de ĝia importo venas el Hamburgo, kiu estas la haveno por la ĉeĥaj Ŝkoda-fabrikoj (kiuj estas kontrolataj de Ŝnajder). Ĉinio importas armilojn ankaŭ el Norvegio, Belgio k Britio. Sed de kelkaj jaroj ĝi aĉetas pligrandiĝantan parton de sia armilaro ĉe japanaj produktejoj (!), kiuj liveris dum la jaro 1930 jam 37,5 elcentojn de l’tuta armilimporto ĉinia. 1930, la jaro antaŭ la nuna konflikto en Ĉinio, estis la ora jaro por la armilfabrikoj en Japanio, Belgio, Germanio, Usono, iom malpli por tiuj en Britio k Norvegio.

Ŝanĥajo nun fariĝis centro de l’armilindustrio por tuta Orienta Azio. Ĝi estas la haveno, kie estas distribuataj la armilliveroj de eŭropaj firmoj; unu parto el ili estas pluensendata Ĉinion, la alia Japanion.

(Laŭ „Fajrero», Berlino.)

La ĝusta respondo.

Por la 21.11.32 estis anoncitaj en Erfurt (Germanio) grandaj manovroj pri protekto kontraŭ aeroplanaj atakoj. Laŭ la aranĝoj de l’Erfurta asocio por kontraŭaeroplana protekto k de la registaraj administracioj posttagmeze ĉesu la trafiko sur kutime tre vivoplena strato kondukanta al la urbo. Per biciklistoj estis anoncitaj „malamikaj aeroplanoj»; la instruitaj policistoj petis la pasantojn k aŭtomobilistojn iri en kelojn preparitajn por protekto. Sed preskaŭ neniu sekvis tiun peton. Speciale la laboristoj en tiu momento irantaj el la fabrikoj al la urbo stariĝis ĉe la stratanguloj por rigardi la militspektaklon, anstataŭ partopreni ĝin. Baldaŭ la strato estis ankoraŭ pli vivoplena ol kutime.

Je la 20-a horo estis aranĝita mallumigo de la urbo. La strat-lumigado estis malkomutita por kvin minutoj, fajfilegoj hurlis, aeroplanoj zumis super la urbo. La loĝantoj, precipe la posedantoj de vendejoj k gastejoj, estis petitaj malfunkciigi la lumigilojn por reklamo k malheligi la fenestrojn. La direktilistoj de lumigitaj veturiloj estis petitaj halti k kovri la lumojn. La laborista loĝantaro fuŝis tiujn aranĝojn. En multnombraj laboristaj domoj estis lumigitaj ĉiuj ĉambroj, aroj da laboristoj marŝis tra la stratoj k protestis per parolĥoroj kontraŭ la imperiisman militon k la fi-inciton al ĝi. Fine atakaŭtomobiloj de l’polico veturis tra la laboristaj kvartaloj. En diversaj lokoj de la urbo, eĉ proksime de la kazerno, estis ekbruligitaj grandaj magneziaj fajroj. La magazeno „Roma imperiestro» (apartenanta al la Tic-konzerno) estis plene iluminita k helegigis la ĉefstraton de Erfurt.

Ne konsiderante la partianecon la laboristoj de Erfurt partoprenis ĉi tiun proteston kontraŭ milit-preparo. La

— página 8 —

66 SENNACIULO

fuŝ-ago estis apenaŭ sisteme preparita, sed ĉefe kreskis el impulsa defendvolo. Tio instigu nin krei organizitan unuecan defendon kontraŭ la minacanta militisma danĝero.

E. Hosenfeld.

Sub la litova diktatoreco

Antaŭ novjaro mortis en Kaŭnas Br. Kazlaŭskas, aktiva revoluciulo, ano de l’ socialdem. junular-asocio. Kiel politika malliberulo, liberigita nur antaŭ 3 monatoj, li lasis siajn junajn fortojn en karceroj k mallonge povis ĝui pli liberan vivon. La junularo multnombre kolektiĝis por adiaŭi sian kunbatalinton. Longaj kolonoj kun torĉoj sekvis vespere de l’ 31. dec. la ruĝe koloritan ĉerkon. Sed ĉe la pordo de l’ tombejo multnombra policistaro, enlasinte la ĉerkon, baris la eniron al la sekvantaro, atakis la amason per kaŭĉukaj batiloj por dispeli ĝin. La junularo kelkfoje penis disrompi la policistajn vicojn, kio kaŭzis ambaŭflanke ricevon de pli fortaj batoj. Ankaŭ areto da K-doj, kiu sukcesis penetri en la tombejon, estis ĉirkaŭata de policistoj. Adiaŭaj paroloj, en kiuj aŭdiĝis indigno kontraŭ la nunaj persekutoj k kruelaĵoj al la laboristaro, estis interrompataj minace de arestoj. Tiam la K-doj ekkantis la revolucian enterigan marŝon, kiu incitis la policistojn al nova uzo de l’ gumbastono. Dum la interbatiĝo estis teren faligata la maljuna patrino de l’ mortinto.

Kiam la tombo estis ornamita per ruĝaj standardoj, la K-doj adiaŭis per trifoja „Liberiĝu!» k foriris en la mezo de policistoj. Survoje oni arestis dekon pro vokoj al la policistoj, sed liberigis samtage. Tamen tri K-doj, arestitaj dum la interbatiĝo ĉe la enirejo, aperos antaŭ tribunalo.

Neniu litova gazeto povis raporti pri ĉi tiu enterigo pro la milita cenzuro.

Esper.-Kor.

DIVERSAJ NOTOJ

Kurson funkciantan en eta bavaria urbo Neuötting partoprenas preskaŭ nur burĝoj. Kelkaj komunistaj K-doj intencis firme partopreni, sed ilia partia estraro detenis ilin per la konsideroj, ke „estas pli bone se ili dediĉas sian tempon por partiaj laboroj anstataŭ pasigi sian tempon je lernado de lingvo, kiun oni plej bone lernados post sukcesplene farita revolucio.» La saman indiferentan koncepton montras ankaŭ la socialdemokratoj, kiuj nur tiam lernos esp-on, kiam ĝi estos enkondukita en la lernejo. (Wimmer en LEA-bulteno).

La Laborista Esp. Grupo el Valencio funkcias nun en propre luita sidejo (Horno del Hospital 12—1°, Valencia) k salutas tiuokaze la tutmondan Gek-daron, estante preta akcepti plezure la viziton de eksterurbaj K-doj.

La kleriga lernej-konsilantaro por Supra Aŭstrio (Linz) salajras esp.-instruanton ĉe la metiaj klerig-lernejoj, rekomendante la kurson. — La landa lerneja konsilantaro de Stirio (Graz) permesas la esp.-instruadon en la ĉeflernejoj de l’distrikto Voitsberg kiel nedevigan fakon.

RADIO-PROGRAMO:

26. januaro: 21.00—21.20: Kaunas, parolado 1935 m. (same: 2. februaro). 21.15—21.50: Minsk, 1105 m, pri soveta Ĉinio (samhore: 28. jan. pri kolĥozaj avangarduloj, 2. febr. pri poeto Aleksandroviĉ, 4. febr. „por bolŝevikoj ne ekzistas malhelpoj»). 22.40—22.50: Breslau/Gleiwitz — esp-o por laboristoj. 28. januaro: 21.10—21.20: Lyon-la-Doua, 466 m, parolado (same: 4. februaro). 5. februaro: 10.00—10.30: Stokholm, 435 m, Motala 1345 m k relajoj, pri hungara muziko.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

V. Molotov: Pri la dua Kvinjarplano. Trad. P. Gavrilov, N. Incertov, V. Polakov k E. Ŝvedova. Ekrelo, 1932. — 76 p. Form. 12×17. Sen prez-indiko.

Oni legas kun intereso tiun ĉi paroladon faritan de M. ĉe la XVII-a sovetia partikonferenco, k oni deziras arde, ke ĉio, kio estas planita por la dua jarkvino, plenumiĝu senreste. Inter tiuj promesoj precipe unu estas esence grava: la likvido de l’klasoj (!), kvankam, de materia vidpunkto, la promeso, ke post kvin jaroj la sovetia proleto povos konsumi 2—3-oble pli ol ĉe la fino de l’unua kvinjarplano, ŝajnas plej efektivigenda. Dume, la problemo pri likvido de l’klasoj k de l’homeksplu­atado entute, tiel, kiel starigita de Molotov, estigas diskutojn. Certe ne ĉiu konsentos pri tio, ke (p. 16) „plena likvido de la kapitalismaj elementoj signifas likvidon de la eksplu­atista klaso» — k cetere, — sen likvido de la ŝtato: (p. 21) „Starigante la taskon pri klaslikvido … ni ankoraŭ tute ne povas k ne devas starigi la problemon pri neneceso aŭ formortado de la Ŝtato. Male* …» Okulfrapa kontraŭdiro, kiun vane sofisma argumentado provas forviŝi. Rimarkinda trajto ankaŭ, ke la parolado estas abunde garnita per atakoj kontraŭ „oportunistoj» k trockianoj.

La ĝenerale bonan tradukon makulas ofta fuŝ-uzo de l’artikolo „la».

N. B.

* Oni komparu la dirojn de Lenin en „Ŝtato k Revolucio».

NIA POŜTO

4128. — Loko absolute mankas por enmeti primedicinajn artikolojn. — Red.

  1. — Kompreneble, ĉiu aktiva membreco estas partopagebla, ankaŭ tiu kun B-eldono. Adm.

KORESPONDADO

Unu enpreso, simpla trilinia anonceto kostas 0,80 mk. g., ĉiu plia linio 0,50 mk. g. — Grandaj anoncoj kun kadro: po kv. cm. kostas 0,20 mk. g.

BELGIO

K-do Louis Suy, 15 Rue de la Prospèrité, Molenbeek-Bruxelles, kun K-doj, laborantaj en soc. kooperativoj aŭ aliaj, kĉl.

Esperanto-kurso dez. koresp-antojn el ĉl. Adr.: Maison du Peuple, 22 Rue du Gymnase, Verviers.

BRITIO

La Lutonaj kursanoj de K-do J. Bruckenberger aranĝos letervesperon la 20-an de febr. Skribu multnombre al K-do D. S. Leakey, 23, Shirley Rd., Luton, Beds. Resp. gar.

FRANCIO

Multaj soc. Gek-doj (16—25 j.) dez. kor. kĉl (precipe Sovetio, Hispanio, Germanio, Ameriko, Japanio) kun laboristoj, instruistoj, studentoj, soc. aŭ ne. Skribu: K-do J. Poiraudeau, Tallud par Mouilleron, Vendée.

K-do R. Lanoy, instruisto, St. Jean d’Aulph, Haute Savoie, kĉl pri interes. temoj: politiko, klasbatalo, ekonomio, pedagogio ktp.

GERMANIO

K-do Willi Frunske, Modritz Nr. 62, Neusalz-Land/Oder, kun Gek-doj el ĉl., L, PI.

NEDERLANDO

Adresŝanĝo. — K-do Hans Garten loĝas nun: Nwe. Grooswijkscheweg 31-a, Rotterdam.

SOVETIO

Kolektivo de labor-oj (interalie de gejunuloj) de geologi-esplora instituto dez. koresp. kun alil. laboristoj de mina k geologi-esplora fako. — Leningrad, V. O. Srednij pr., 72—5. C.N.I.G.R.I., teĥ.-prop.

K-do A. Apresjan, str. Klara Cetkin 63, Tiflis, Kartvelio, serĉas serioz. koresp. pri politiko, ekonomio, kontraŭrelig. mov. k a., L, PI, PK.

K-do S. Pelevin, Ribnikov per. 4, kv. 10, Moskvo-C., pri vivo k laboro kĉl.

K-do Bogdonoviĉ, inĝeniero de bobenmaŝina fako de ŝtrumpfabr., Sredne-Koltovskaja 9—11, Leningrad, kun ĉl teknikistoj k laboristoj, k kor-antoj por reciproka studado de naciaj lingvoj per esp-o.

SVEDIO

La esp. klubo de Svalov aranĝos la 26. II. letervesperon. Sendu el ĉl L, PI al: Nils E. Persson, Svalov 6.

La Esp. Klubo Laborista de Amotfors aranĝos letervesperon la 16-an de apr. Gek-doj, skribu al Greger Andersson, Box 37, Amotfors.

La esp. klubo de Göteborg (laborista) aranĝos dum marto letervesperon. Sendu L, PK ktp. Respondo garantiata. Adr.: Einar Adamson (G. E.), Minareten, Göteborg.

Meze de februaro 1933 finiĝos kurso kun 20 komencantoj en Bergfors. Por pruvi la disvastiĝon de esp-o bv. skribi el ĉl. L k PK al la kursgvidanto: A. Ölegard, Box 23, Kiruna C.

Letervesperon organizos la Esperanto-Klubo de Kiruna, la 15. februaro 1933. En la klubo estas pli ol 100 korespondemaj membroj, kiuj volonte dez. koresp. Sendu viajn L, PI al: Aron Nilsson, Kv. 123-7, Kiruna C.

[REKLAMO p.8] Franclingva proleta revuo MASSES, 23, rue Mouffetard, Paris 5-a, deziras korespondantojn k dokumentojn el tutmondo pri vivo k bataloj de l’laboristaro. Respondo garantiata.

Letervespero!

La Esperanto-Klubo de Malmön aranĝos letervesperon, la 1-an de Marto k deziras korespondi kun Gek-doj en la tuta mondo. Respondo garantiata. Adreso: K-do John Svensson, Malmön. Olofsholm. Svedio.

ENHAVO

paĝo
La urbo de la XIII-a SAT-Kongreso: Stokholmo 61—62
Tra la laborist-esperanta gazetaro 62—63
Partieca subfosado 63
La rolo de esp-o en la evoluo de la presarto 63—64
Ni ne timu „disdialektiĝon» 64
Tamburistoj tamburu! 64—65
Bildo el Bavario 65
La „nevidataj murdistoj» 65
La ĝusta respondo 65—66

Presejo Oscar Wettig, Gelnhausen (Germanio)

N.º 402, 25 de febrero de 1933

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

[BILDO p.1 | 30,2,70,10] Emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» super terglobo kun meridianoj kaj kontinentoj.

9-a JARO, N-o 402 — LEIPZIG, 25./2. 1933

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

APERAS MONATE | REDAKTEJO: 14, av. de Corbéra, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. — ADMINISTREJO: R. Lerchner, Kolmstr. 1, Leipzig O 27 (Germanio) | APERAS MONATE

Stokholmo en la historio de la laborista movado

Oni kutime diras, ke historio de l’ popolo estas la historio pri ĝiaj reĝoj. Pri la urbo de la dektria SAT-kongreso ni povas turni la frazon, dirante, ke ĝia historio estas la historio de l’popolo de Stokholmo. Kiel ruĝa fadeno tra la historio oni vidas la liberemon ne nur de la Stokholmanoj, sed de la tuta sveda popolo. Kiam la popolo estis subpremata, ĝi ribelis, kion pruvas multaj faroj jam de la pratempo k ĝis niaj tagoj. Tial, kiam la socialismo unuan fojon estis priparolata en la lando, multaj tuj aliĝis al ĝia sava ideo k la laborista movado estas treege forta nuntempe en la tuta lando. La svedoj eble ne tiom brue agis, kiel faris la laboristoj en aliaj landoj. La popolanimo ja estas iom alia; ne flamiĝema, sed persistema; ne hezitema, sed obstina k la solidaron la sveda laboristaro havas en sia sango. Trankvile k obstine ĝi marŝis; faris la revolucion en sia propra animo unue k poste tiel venkis la barojn. Memorinda estas la ĝeneralstriko en 1909, kiam eĉ ribeleto ne okazis malgraŭ multaj provokprovoj dum la tuta monato, dum kiu la sveda laboristaro strikis. La provo de la kapitalistoj tiam frakasi la sindikatojn restis — provo. Demokrata estas la konstitucio, eĉ pli demokrata ol ĝi estas en multaj respublikoj. Nature troviĝas ankoraŭ reakcio, sed ĝi pli k pli devas submetiĝi al la formoj de l’demokratio.

[BILDO p.1 | 21,46,78,79] Foto de larĝa strato en Stokholmo kun tramoj, alta konstruaĵo kun turoj maldekstre, domvicoj kaj arboj dekstre. Laboristmovada strato de Stokholmo, Barnhusgatan (strato de orfejo) (Plej maldekstre la domo, en kiu SLEA havas sian ejon)

La sveda parlamento estas forta pruvo pri la demokrateco de la sveda popolo. Jam depost 500 jaroj ĝi ekzistas, estante la plej malnova parlamento el la tuta mondo — la islanda ja estas miljara, sed travivis periodojn, dum kiuj ĝi ne funkciis, sed la sveda funkciis dum tuta sia ekzistotempo. En la jaro 1935 la sveda parlamento festos sian jubileon. Nome en la jaro 1435 la sveda Vilhelmo Tell, Engelbrekt Engelbrektsson, faris sian liberigan batalon kontraŭ la tiama reakcio k subpremo, kies sekvo estis kreo de parlamento.

La socialistoj pli k pli sukcesis akiri al si la fidon de la elektantaro k jam nun estas videbla la tago, kiam ili havos la plimulton en la parlamento. Ĉe la lastaj elektoj la socialdemokratoj k komunistoj kune kolektis pli ol milionon da voĉoj; 112 anoj el la 230 ili estas en la nun funkcianta parlamento k en la senato la soc-demokratoj posedas 58 mandatojn el 150. La rezulto de la lasta baloto estas ankaŭ, ke la soc-demokratoj devis preni al si la taskon starigi socialdem. registaron.

Kiel estas en la parlamento, tiel estas ankaŭ en multaj urboj. La socialistoj pli k pli sukcesis venki k en kelkaj urboj ili nun posedas la potencon. Same estas ankaŭ en Stokholmo k ĉe la lastaj elektoj oni sukcesis eĉ plimultigi la mandatojn per dek k nun la urba konsilantaro konsistas el 52 socialdemokratoj, 5 komunistoj k 43 burĝoj.

La socialista regado de la urba parlamento faris ankaŭ grandajn signojn

— página 2 —

68 — SENNACIULO

en la urbkonsilantara prizorgo al la urbo. Kvar el la „urbaj ministroj“ estas socialdemokratoj, nome ĉefo de mizerulhelpa fako, ĉefo por instruada fako, ĉefo por la fako de urbaj fabrikoj k ĉefo por la fako de urba ter- k domposedo. En la lastaj jaroj la sumoj por la mizerulhelpo treege kreskis pro la senlaboreco, sed ankaŭ ĉar oni nun traktas la viktimojn de senlaboreco k mizero aliel ol pli frue dum la burĝa regtempo. Rilate al la popollernejoj, ĉi tiuj nun aspektas tute aliel ol antaŭ nur dekkvin—dudek jaroj. Nun estas belaj domoj kun bonaj instaloj, kiel ekz. banejo kun baseno, kie la infanoj lernas naĝi, prizorgejo pri la dentoj, kie ĉiu infano ekde sia sepa jaro ĝis la dekkvara havas senpagan prizorgon al siaj dentoj fare de veraj kompetentuloj, taŭgaj lernoĉambroj, metisekcioj, en kiuj la infanoj sub gvido de vera metiisto lernas slojdi (manlabori) ligne k metale, speciala sekcio por ftize malsanaj infanoj, ktp. La famo pri la modernaj lernejoj disvastiĝis k el la tuta mondo oni venas al Stokholmo por pristudi la popollernejojn.

Pro la fuŝado de la burĝa regado en la pasinto la socialdem. gvido de la urbo devis aliformigi multon. Per la komunumigo de la tramkompanio oni forigis multajn mankojn de la trafiko, havigante novajn pli konvenajn tramvagonojn, starigante novajn liniojn ktp., k la tramistaro mem ricevis pli bonajn labor-, salajro- k libertempokondiĉojn. Eĉ la plej grandaj kontraŭuloj de tiu faro devas konfesi, ke ili ne volas rehavi la pasinton. En la kredita konto de socialista regado oni ankaŭ povas enskribi la plibonigojn de la stratoj, kies pavimo nun egalas al tiu el kiu ajn grandurbo. La socialista gvidado sukcesis solvi trafikproblemon, kiu por la urbo antaŭe estis vera skandalo. Estas la ordigo de la plej trafikplena loko de la tuta urbo, nome la kluzo, kiu estas la sola transirejo por duono de la urbo. Dum pluraj jardekoj la burĝoj diskutis la problemon k ĉiam oni fuŝis ĝin, lasante resti la netolereblan staton. Nun finfine la socialista regado faris bonan solvon de tiu trafikproblemo, novkonstruante la lokon, kie la trafiko, kiam la konstruo estos preta, pasos tra tri etaĝoj. Kune kun tiu projekto oni ankaŭ konstruas subteran tramvojon sub la suda urboparto. Tiu tunelo estos preta verŝajne ĝis la tempo de la XIII-a kongreso de SAT.

En la tempo tuj sekvanta la militon la manko de loĝejoj estis grandega en Stokholmo. Oni faris multajn provojn por forigi la mankojn k sukcesis, kiom oni povis, per la rimedoj restantaj post la burĝa fuŝado ankaŭ de tiu afero. Fondiĝis du kooperativaj societoj, kiuj kiel celo starigis produktadon de novaj loĝejoj. Per monsubteno de la urbo tiuj kooperativaj societoj tre bone sukcesis konstrui novajn, higienajn loĝejojn, kies luprezoj tre diferencas de la privataj.

En la lastaj jaroj la magistrato krome starigis tute novan formon de familidometa produktado. En la ĉirkaŭaĵoj de la urbo tiu mem posedas grandampleksan grundon, sur kiu estas konstruataj familidometoj por laboristoj. Tiuj dometoj, kiuj kostas ĉirkaŭe 12 000—15 000 kronojn estas konstruataj de la posedanto mem k enhavas kutime tri ĉambrojn k kuirejon. La posedanto ne bezonas elspezi kontantan monon, sed enigi en la domo memlaboron je valoro da 1000 kronoj k poste amortizi la restantan sumon per jarkotizoj, kiuj ne estas eĉ tiom grandaj, kiom oni pagas por ĉambro k kuirejo en la interna urbo. Unu el la kondiĉoj por havi tian dometon estas, ke oni ne havu tro altan jarsalajron — la limigo estas 7000 kronoj. Tiu agado de la urbo fariĝis tre populara k en la fino de tiu ĉi jaro troviĝos pli ol 2000 da tiuj dometoj, al kiuj ankaŭ apartenas malgranda terparcelo por nutraj kreskaĵoj por la familio.

Tamen la magistrato ne nur ekster la urbo provis formojn por malkarigo de la tre altaj luprezoj de Stokholmo — la plej altaj en tuta Eŭropo. Ankaŭ en la interna urbo ĝi faris multon por tiu celado. Per subvencioj en formo de grandaj rabatoj je la prezo de la parceloj oni tiele sukcesis konstruigi domojn, en kiuj la luprezoj estas tre malaltaj kompare kun la privataj. Ne malpli ol 12 milionojn da kronoj la urbo investis en tiajn domojn. Por tiu sumo estis konstruataj 84 domoj kun 4458 loĝejoj en valoro de 56 milionoj da kronoj. La urbo starigis por tiuj domoj specialan kondiĉon, nome, ke la luprezoj nur per kontrolo de la urbaj instancoj estu starigitaj.

(Daŭrigota.) Joĉjo.

XIII-a Kongreso de SAT en Stokholmo

(5-a—10-a de aŭg. 1933)

3. Komuniko

La malfermo okazos en Koncerta domo de Stokholmo, unu el la plej belaj domoj de la nova tempo, kun bela k bona programo. La soleno okazos dimanĉe la 6-an de aŭg. en la vespero.

Tagmeze en la sama tago okazos granda manifestacio, la kongresantoj marŝos de Norda Relvoja Placo (Norra Bantorget, prononcu nora bantorjet) al la liberaera muzeo Remparo (Skansen).

La kongreso mem okazos en Domo de l’Popolo, en kies granda halo estos akceptejo. La kongresejo situas je tri minutoj piedire de la Centra stacidomo. En Domo de l’Popolo okazos ankaŭ la specialaj konferencoj k kunsidoj. Ni admonas jam nun la Gek-dojn, kiuj deziras specialkonferencojn, sciigi tion al la OKK, kiu prizorgos la programojn laŭ la deziroj k havigos la ejojn laŭbezone.

Grave. La OKK preparos kune kun K-do Neergaard en Kopenhago „Laboristan Universitaton“, k petas al ĉiuj, kiuj havas proponojn pri ĝi, sin turni rekte al K-do Paul Neergaard, Kastelsvej 21, Kopenhago (Danio).

La loĝeja problemo estas nur malfacile solvebla, tamen OKK esploras la eblon por granda tendaro k amasloĝejo.

Vojaĝoj al la kongreso. OKK provos interkonsente kun koncernaj instancoj havi favorajn vojaĝoprezojn. La rezulto tamen dependas de la aro da partoprenontoj.

OKK de la XIII-a.

1-a listo de aliĝintoj.

  1. 24 Cachon H., Eaubonne (Franc.)
  2. 50 Glodeau L., Montreuil (Franc.)
  3. 3792 Glodeau S., Montreuil (Franc.)
  4. 11 Banmer L., Paris (Franc.)
  5. 1768 Bartelmes N., Paris (Franc.)
  6. 1 Lanti E., Paris (Franc.)
  7. 11991 Devarennes L., Paris (Franc.)
  8. 14624 Moravec Fr., Basel (Svisio)
  9. 4983 Pech J., Plzen (Ĉeĥoslov.)
  10. 741 Robert E., Le Raincy (Franc.)
  11. 1170 Carey M., Liverpool (Britio)
  12. 90 Lerchner R., Leipzig (Germ.)

Bicikle al Stokholmo!

Jam nun kvin geparizanoj faras planon por bicikli al Stokholmo k partopreni la kongreson de SAT k ankaŭ tendaron eventualan. La veturado estos tra Belgio, Nederlando, Germanio k Danio. Se aliaj deziras partopreni la karavaneton, ili skribu al: Esperanto-kurso, rue du Bouloi, Paris-I.

Ĉiu zorgu mem pri sia manĝaĵo k dormado, kiu okazos sub tendo. La ĉiutage trapasata distanco estos centkilometra, t. e. proksimume sephora veturado kun rapido de 14 km hore. El la veturontoj tri estas Naturamikoj.

AVERTO!

En „Ruĝa aktivisto“ (distrikta bulteno de LEA-distrikto Okcidenta Saksio) estas legeble, ke la iama K-do Kurt M. Carl estas eksigita el la esp. grupo pro defraŭdo (fortrompo) de sumo pli alta ol cent markoj.

Li estis juna, ambicia K-do, kiu okupis preskaŭ ĉiujn funkciojn de la grupo (ekz. kiel kursgvidanto, librovendisto k lastatempe eĉ distriktestra anstataŭanto). Propagandante k agante li neniam forgesis kalumnii kontraŭ SAT k ĝiaj membroj, kvankam li neniam estis SAT-ano. Tiuj linioj estas direktataj al la malnovaj, aktivaj esp. funkciuloj; ili montras, ke ne ĉiam taŭgas la devizo: „Juna sango al la fronto!“ 98.

— página 3 —

SENNACIULO — 69

Referendum-rezulto pri la nova Statuto de SAT

La 15. januaro 1933 estis la lasta tago de la referendumo-periodo k la 16. januaro kunsidis la Administracia Komisiono, kompletigita per K-dino 2465, por konstati la nombron de la resenditaj voĉdoniloj k la membrostaton. La kontrolo de la voĉdoniloj havis jenan rezulton:

La novan statuton aprobis 420 malaprobis 10 sindetenis 8 nevalidaj 11 Resenditaj sume 449

Stato de la aktiva membraro: 1947. Sekve la voĉdonadon partoprenis proks. 23,6 %.¹ La voĉdonintoj dispartiĝas jene laŭ landoj: Argentinio 5, Aŭstrio 23, Belgio 11, Britio 19, Britia Kolonio 1, Ĉeĥoslovakio 17, Danio 3, Francio 45, Germanio 181, Hispanio 18, Hungario 1, Jugoslavio 1, Kanado 1, Litovio 1, Maroko 3, Nederlando 59, Norvegio 4, Polio 10, Portugalio 7, Sovetio 1, Svedio 26, Svisio 3, Usono 9.

Por la orda kontrolo subskribas respondece:

Heinr. Siedentopf (2056), Paul Bauer (4660), Charl. Lerchner (2465).

¹ Por komparo: La referendumojn partoprenis en la jaro 1928 — 18,8 % el la anaro, en 1929 — 35,4 %, en 1930 — 21,8 %, en 1931 — 32,6 % k ĉe la fino de 1931 (fiddeklaro al la P.K.) 50 %.

NOV-ELEKTOJ

Laŭ la paragrafo 11-a de la nova, nun validiĝinta Statuto la Plenum-Komitato sciigas la membraron, ke, pro la finiĝo de ĝia mandato, novaj elektoj devas okazi laŭ la maniero priskribita en la citita paragrafo. La P.K. petas do la membrojn en siaj lokoj starigi sur la tagordo la temon pri elekto de nova P.K. k eventuale proponi la nomojn de 6 (ses) kandidatoj ĉu el sia, ĉu el iu ajn alia urbo de la mondo, konigante la proponon al la adreso de la Plenum-Komitato de SAT, 23, rue Boyer, Paris XX, Francio.

Por ke laŭstatute la nomoj de l’ kandidatoj povu esti ĝustatempe aperigataj en „S-ulo“, oni bonvolu zorgi, ke la proponoj trafu la Sidejon de SAT plej malfrue je la 5-a de majo 1933.

Ĉar samtempe kun la elekto de Plenum-Komitato devos okazi la elekto de kandidatoj por nova Ĝenerala Konsilantaro (unu membro en ĉiu geografia sektoro), la K-doj bonvolu priparoli en sama okazo ankaŭ tiun ĉi demandon k konigi al ni eventuale la nomon de tiu aŭ alia kandidato, kiun ili proponas, ĉu en sia, ĉu en ajna alia sektoro. Plenum-Komitato de SAT.

Noto. — Kiel jam sciigite en la n-ro 398 de „S-ulo“, p. 34, la nuna Plenum-Komitato malakceptas kandidatecon.

DEZIRESPRIMO

Al la Plenum-Komitato, Parizo.

Ni scias, ke la nederlanda laborista esperanto-movado post la 11-a SAT-Kongreso en Amsterdamo dank’ al la fervora agado de la tieaj SAT- k LEA-anoj multe progresis; ni ĝoje memoras, ke speciale la nederlandaj Gek-doj forte subtenis la 12-an SAT-Kongreson en Ŝtutgart; ni konstatas, ke la Gek-doj helpis sindoneme ŝtopi la breĉon de SAT; ni legis en „S-ulo“, ke la dusemajna holanda LEA-gazeto „Laborista Esperantisto“ kiel imitinda modelo „staras en la unua vico de tiuj, kiuj donas sian senrezervan apogon al SAT . . . ,“ k tiel garantias NLEA plej bone, ke la deziresprimon anoncitan dum la 12-a Kongreso ĝi akceptos post koncerna traktado.

Tial ni proponas kiel sidejon de l’ Plenumkomitato k SAT-Direkcio estontan la urbon Amsterdamo k ni alvokas ĉiujn SAT-anojn voĉdoni por tiu ĉi propono.

SAT-anece salutas por la SAT-rondo Stuttgart: Rosel Wagner (17 678), Ulo (11 067), Paul Schäfer (5443), K. Gründemann (6742), Franz Steiner (4396).

[BILDO p.3 | 34,53,62,58] Ornama apartigilo el tri nigraj triangulaj formoj.

Komuniko de la Direkcio

La du-parteco de „Sennaciulo“ (Eldonoj A k B) estas nuligita favore al nova organo de SAT: „Sennacieca Revuo“, kiu aperos anstataŭ la Eldono A samformate k samamplekse (ĉiumonate 16 paĝoj). Ĉi tiu revuo enhavos ankaŭ literaturan materialon, transprenatan de „La Nova Epoko“, kiu lasta kun la fino de la jarkolekto (t.e. en februaro 1933) ĉesas aperi. Krome en „S.R.“ estos multnombraj priskriboj k raportoj el la tuta mondo ricevataj de SAT-anoj.

Ni petas la legantojn de „S-ulo“ noti tiun ŝanĝon en la titolo k aranĝo k, se iel iliaj financaj kondiĉoj tion permesas, ankaŭ aboni al la riĉenhava k interesa „Sennacieca Revuo“, kies unua numero aperos en marto k kiu de tiam eliros regule ĉiumonate.

La abonprezo restas la sama kiel tiu fiksita (vd. n-ron 399) por Eldonoj A+B de „S-ulo“, t.e. sur la bazo de 8 mk. g., 40 fr. fr. jare. Nemembroj povos ankaŭ aparte aboni al „S.R.“

[BILDO p.3 | 34,94,62,99] Ornama apartigilo el tri nigraj triangulaj formoj, renversitaj.

Progresanta movado en Norvegio

Ni eltiras el letero de K-do jenon:

Blovas nun esperanta vento en Norvegio. Lastaŭtune „Agado“ vendis ĉ. 800 lernolibrojn k ĉ. 1700 vortaretojn. Nia LEA aranĝis nur en Oslo 5 kursojn kun ĉ. 200 lernantoj, k en la nova jaro sin anoncis jam por komencantk progresigaj kursoj 60 Gek-doj. La organizado de l’adeptoj restas ankoraŭ nekontentiga, sed ni preparis grandan varbadon k vidas jam rezultojn. En 4 urboj fondiĝis novaj grupoj, kiuj aliĝis al LEA. La norveglingva interligilo „Arbetar-Esperantisten“ reaperas presite. Radio-Oslo donis permeson elsendi paroladon pri la laborista esperanta movado (legotan de K-do A. Sorensen). La lernolibro de Modesto estis granda sukceso; eĉ la neŭtraluloj aĉetas ĝin (tamen ili fortondas la partojn, kiuj propagandas por SAT). Da „Petro“ ni vendis lastjare ĉ. 100 ekz-erojn. Ni priparolis por la XIII-a Kongreso aranĝi karavanon al Stokholmo, por ŝpari monon.

Granda sukceso en Francio

La 26. januaro la Administracia Komisiono de la „Confédération Générale du Travail“ (Francia Ĝenerala Sindikat-Unuiĝo) decidis la kreon de esperantokurso ĉe sia „Supera Laborista Instituto“. Nia K-do Paris gvidos tiun kurson. Krome estas decidite, ke la nomita Instituto anoncos pri la perkoresponda kurso de FEO (franclingva LEA).

Tiu decido ne nur helpos, sed ankaŭ multe plifaciligos la grandskalan propagandon entreprenitan de FEO ĉe ĉiuj sindikat-unuiĝoj k gravaj sindikatoj. Se oni prikonsideras, ke C.G.T., kun ĉ. unu miliono da anoj, inter kiuj preskaŭ ĉiuj socialistaj sindikatanoj k 80 000 geinstruistoj, estas la multe plej multnombra francia sindikat-unuiĝo, evidentiĝas, ke la klopodoj de FEO akiris konsiderindan rezulton. Aliflanke ĝi ricevis ankaŭ de K-do Ŝevenels, sekretario de la Berlina Internacia Sindikat-federacio la komision organizi esperantan ekspozicion ĉe la kongreso nunjara de tiu organizo, en Bruselo.

Dependas nur de niaj senĉesaj klopodoj en ĉiuj landoj, ke baldaŭ nia movado akiru gravajn rezultojn ĉe la sindikatoj. Laŭ komuniko de F.E.O.

[REKLAMO p.3] Ĵus aperis ĉe SAT: G. BASTJAN (BASTIEN) LA LIBERECANA SOCIO. Tradukis el la franca A. Ozre. 54 pĝ. 11 × 17 cm. Prezo: 0.60 mk.g. Mendu tuj ĉi tiun instruan socipolitikan verketon ĉe Administrejo de SAT, Leipzig O. 27.

— página 4 —

70 — SENNACIULO

EN NIA MOVADO

KRONIKO

Belgio. (Borinage) En nia regiono funkcias 5 kursoj, unu en Quaregnon (Karnon) kun 20 l., unu en Hensies kun 10 l., unu en Quiévrain (Kievren) kun 8 p., unu en Hornu kun 25 p., unu en Framerie kun pluraj p. La du lastajn gvidas nia tre fervora K-do R. Aŭkier. (Nulo). — Bruselo. En dec. la grupo organizis publikan paroladon en esp-o plensukcesan laŭkvalite k laŭ nombro de aŭskultantoj. Parolis K-do L. Lora (Parizo) pri „deveno k evoluo de la homa lingvo laŭ la teorio de Marr.“

Ĉeĥoslovakio. Stonava. Komence de decembro okazis publika lekcio pri neceso de I.L., kiun ĉeestis pr. 100 p. Rezulto: kurso kun 30 p., kiun gvidas K-do E. Chudoba (8139). En Lasy (Ostrova mindistrikto) okazas 1 kurso kun 20 p. ĉe pola kultura komitato; 2 kursojn aranĝitajn de loka esp. societo el Velovo ĉeestas 14 p.

Germanio. Düren. Ĉi tie okazis la 15. jan. la 5-a internacia prol. esp. renkontiĝo, la plej impona el ĉiuj ĝisnunaj. Ĝi estis malpermesita de la urbestro por la 13. dec. 32. Jam la 14-an alvenis pli ol 100 Gek-doj, inter ili 50 belgaj. La konferencon (la 15-an antaŭtagmeze) partoprenis pli ol 400 p. La gvidanto de l’Intern. Esp. Prop. Komitato raportis pri „unujara ekzisto de Int. kunlaboro.“ En ĉiu limregiono estos sukcese plenumita la „dujarplano“ dum 18 monatoj 100 %-e. La belgoj eĉ jam akiris ĝis nun 200 %-ojn laŭ la plano. La devo de l’germ. limregiono estis: organizi 63 novajn kursojn k fondi 20 novajn grupojn. La belgoj devas plenumi 33 % k nederl. 20 %. En Belgio funkcias 21 kursoj kun 500 p., en 21 div. urboj. En la nederl. limregiono 12 kursoj en 4 urboj, en la germ. limregiono (sen Köln) 33 kursoj en 28 urboj kun 500 p. Pasintjare oni aranĝis en la belga regiono 8 kursojn k fondis 2 grupojn, en Nederl. 5 kursojn k en Germ. 23 kursojn k 6 grupojn. Per nia plano ni sukcesis aranĝi grupkonkuradon. Ekz. la gr. Aachen volas atingi dum ĉi tiu vintro Köln, kiu havas 54 membrojn, dum en Aachen estas tute nova grupo. Same interkonkuras aliaj grupoj. Eĉ la limdistrikoj konkuras. Belgoj havas kiel devizon, ke Valonio estu tiel forta kiel Rejnlando. Nia movado ne nur kreskas kiel esp. movado, sed ankaŭ plenumas prolet-edukan taskon. Belgia K-do parolis pri la tiea klasbatalo, minista striko ktp., ankaŭ pri la kolonioj k la indiĝena mizero. K-do F. parolis pri „interna grup-laboro“. La venonta kunveno okazos laŭ vica ordo en Verviers (Belgio) dum pasko. — Posttagmeze la partoprenantoj manifestaciis kun standardoj, afiŝegoj k muziko tra la urbo; ĉeestis tiun k la vesperan aranĝon pli ol 500 p. (Int. Esp. Prop. Komitato). — Stuttgart. La 13. 1. okazis la jarkunveno de l’ loka SAT-rondo. La resaniĝinta agado pasintjare rekompencis sufiĉe bone la senlacajn klopodojn de niaj K-doj. Estis vere postulita granda oferemo okaze de la XII-a Kongreso, ĉar la disponeblaj fortoj estis malmultaj. Ni komencis aŭtune 3 kursojn por komencantoj kun sume 45 lern. Nun komenciĝis ankaŭ kurso kun 6 geinfanoj, al kiuj oni devas instrui samtempe la latinajn literojn, kiujn ili ne scipovas skribi. La 4. 2. okazis varbvespero kun celo gajni grupanojn el inter la kursanoj. La vigla labor-unuiĝo de l’sudgermana SAT-anaro suferas finance sub la premo de l’senlaboreco; malgraŭ tio ni decidis aperigi samamplekse nian monatan interligilon „Voĉoj de SAT-anoj“. Ĉiuj grupanoj konsideris kiel devon helpi al SAT el la financa embaraso k aprobis pagi el la grupkaso 3.— mk. k por sama celo kolekti per speciala listo. Ni registras plensukcesan jaron, kies fruktojn ni utiligos en nia estonta laboro. (6742).

Hispanio. En Zaragozo, grava nordorienta urbo de Hispanio, ĵus fondiĝis Esp. Laborista Grupo kun tasko disvastigi esp-on ĉe la laboristoj, por ke ili fariĝu entuziasmaj sennaciuloj, konsciaj proletoj k veraj revoluciuloj. En nia urbo esp-o estas iom konata pro propagando de senpartiaj k burĝaspektaj societoj. Tamen, ĉar Zaragozo havas ribeleman laboristaron, necesis ebligi al laboristoj dezirantaj lerni esp-on, viziti proprajn lab. esp. kursojn. Pro tio ni esp. laboristoj grupiĝis por krei proletan esperantismon en Z. Momente ni klopodas interkonatiĝi letere — bedaŭrinde ne estas eble parole — kun grupoj similaj en ĉiuj partoj de l’tero, ĉar la ideaj instigoj ricevotaj el niaj grupoj-korespondantoj estas bonega ilo por teni lernantojn ne ankoraŭ plene konvinkitajn pri la taŭgeco de nia lingvo kiel socia batalilo. Adr.: ESPERANTA LABORISTA GRUPO, Plaza de S. Carlos-3 (Pral.), ZARAGOZO.

Por ŝtopi la breĉon

20. listo.

3691 Duinker (Den Burg) guld. 1.— 17134 Linde (Zaandam) guld. —.50 Fr. Vreeswijk (Rotterdam): „Per mia malnova atlaso estis eble por mi organizi loterieton, 40 lotoj po 10 cendoj. Ĝi estis por ĉi tiu celo. Kiu sekvos?“ guld. 4.— „Zamenhof-vespero“ (Amsterdama distr.) guld. 7.15 13607 Roosing jr. (Zeist) guld. 1.— 486 Barrot (Buenos-Aires) pes. 1.50 14335 Pauschenwein (Wien) mk. g. 3.10 16884 J. Di Rago (Richmond) mk. g. 2.90 17711 B. Beckeringh Kremer (Groningen) guld. 2.50 17253 H. Hooghuis (Groningen) guld. 1.— 13656 J. Wouda (Rotterdam) guld. 1.10 11078 Wehrli (Morges) mk. g. 2.30 17551 mk. g. 1.— 16750 Förster (Bielefeld) mk. g. 1.— 14519 Paris (Malakoff) fr. fr. 5.— G. Vovelle (Gallardon) fr. fr. 5.— Ramon (Clichy-sous-Bois) fr. fr. 5.— Lefevre (Viroflay) fr. fr. 15.— 1 (Paris) fr. fr. 50.—

Jugoslavio. En Ptuj estas fondita lab. esp. grupo, kiu klopodas sciigi siajn anojn pri la grava rolo de esp-o en la laboristara servo k salutas la tutmondajn Gek-dojn (9135). La regularo por Jugoslavia LEA, akceptita de ĉiuj partoprenintoj ĉe la Lab. renkontiĝo en Slav. Brod dum la 5-a Jugoslava esp. kongreso, post sepmonata migrado de la ministerio al polico, de polico al ministerio, estas fine transdonita la 14. 12. 32 al ministerio de publika instruado (LEA-preparkomitato).

Polio. Krakovo. La 4. 1. komenciĝis kurso kun 69 p. Antaŭaj grupetoj, kiuj lernis esp-on, kuniĝis, t. e. bakista grupo el T.U.R.O. k el div. sindikatoj de la urbo, k estis kreata lab. esp. klubo. Ni revas pri fondo de L.E.A. Bedaŭrinde multaj el ni estas senlaboraj. Al la kurso de l’burĝa societo ne anonciĝis eĉ 1 persono, dum al nia aliĝis ankaŭ intelektuloj. Cetere nia kotizo estas 3 zl. por monatoj, tiu de l’burĝa soc. 15 zl. por 6 semajnoj. Instruas K-do N. Osiek, akademiano de Krakova universitato; konversacion instruas K-do D. Last, vitropentristo. Administras K-do A. Piotrourki.

Belgianoj atentu!

Grava korekto.

La tarifo por aktivaj membroj en Belgio estas fiksita je 6.— belgoj (kun „S-ulo“) k 12.— belgoj (kun „S-ulo“ k „S.R.“) jare (anst. la sumo citita en n-oj 399 k 400).

Informoj de Socialista Frakcio

Karaj Gekamaradoj,

en la lastaj Informoj (S-ulo n-ro 400) mi nomis kelkajn el la aro de niaj taskoj, inter ili „varbadi por esp-o en socialistaj rondoj“. Hodiaŭ ni diskutu „kiel varbi por esp-o per rezolucioj, deziresprimoj aŭ proponoj ĉe kongresoj regionaj, landaj aŭ internaciaj de socialistaj organizoj“.

Ĉiujare okazas multaj kongresoj k renkontiĝoj regionaj, landaj k internaciaj de div. organizoj laboristaj (ekz. partiaj, sindikataj, kulturcelaj k sportaj). Multajn el ili povas partopreni anoj esp-istaj. Multaj el tiuj aranĝoj ebligas ankaŭ varbadon por esp-o per propono, deziresprimo aŭ rezolucio. Tial la Gek-doj bone agas, atente legante siajn revuojn k partoprenante siajn kunvenojn, por sciiĝi laŭeble plej precize k frue pri la okazo de tiaj aranĝoj. Se temas pri loka afero (ekz. aranĝo de Unua de majo, intern. lab. sporttago, intern. junula k infanamika tagoj ktp.), oni pritraktu la partoprenon k varbeblojn en la grupo kun la aliaj Gek-doj esp-istaj. Se temas pri regionaj aŭ landaj aranĝoj, oni ne nur loke, sed ankaŭ regione interkonsiliĝu pri eventuala partopreno k efika varbado. Tre utile estas, se oni havas specialan kajeron, en kiu oni kolektas ĉiujn aferojn tiurilatajn, por ke oni ne perdu tempon per la serĉado de materialo k adresoj necesaj. Ĉe propono de rezolucio por esp-o oni ne preterlasu verki tekston por la koncerna gazeto, por ke oni povu jam varbi per ĝi. Same oni agu poste. Partoprenante oni ne forgesu noti ĉiujn sciindaĵojn k ankaŭ sendi raporton al la sekretario de la Frakcio.

Kial la Frakcio ricevu raportojn? Kial ĝi bezonas kopiojn de rezolucioj,

[BILDO p.4 | 63,68,91,72] Ornama bordero el vico de nigraj duoncirklaj formoj.

[REKLAMO p.4] P. Neergaard: FREMDVORTOJ EN ESPERANTO. Ĉi tiu ĉ. 64-paĝa verko certe aperos k verŝajne pretiĝos jam en marto. Antaŭmendojn oni ne plu sendu al la ĝisnuna adreso (Date en Kopenhago), sed rekte al la Administracio de SAT, samtempe pagante la prezon de 0.80 mk. germ. (1 svisa franko). Faru vian mendon je tiu interesa broŝuro!

[BILDO p.4 | 63,97,91,100] Ornama bordero el vico de nigraj duoncirklaj formoj, renversitaj.

— página 5 —

SENNACIULO 71

proponoj k deziresprimoj, rilatantaj al esp-o? Ĉar tiel la sekretario povas ĉerpi el ili sciindaĵojn por la aktivaj Gek-doj en tuta mondo k publikigi en niaj Informoj. Mi povas la ricevitajn registri k ĉiujare doni resumon pri la stato de esp-o en soc. rondoj k prilabori tiun ĉi materialon por nova varbobroŝuro, kiun la Gek-doj jam delonge deziras. Ni konsciu, ke sukceso en unu loko utilas al la propaganda laboro de K-doj en aliaj lokoj.

Jen kelkaj spertoj de aktivuloj en nia movado: Iu partia gazeto ne emis akcepti artikolojn pri esp-o. La redakcio k koncernaj instancoj de la partia grupo loka ne simpatiis, eĉ kontraŭis. Sed nia aktivulo ne perdis la laborĝojon, li ankaŭ ne insultis, ĉar li komprenis, ke ĉiu nova ideo bezonas tempon k laboremajn pionirojn. Li kolektis kun la helpo de alilokaj Gek-doj artikolojn pri esp-o, kiuj aperis en div. gazetoj de sama k frataj partioj. Post la ordigo de la tuta tiel kolektita materialo li denove interrilatis kun la gazetkomisiono de sia loka partigazeto, k jen, helpe de tiuj ĉi zorge kunmetitaj gazetartikoloj pri esp-o en div. lokoj en kelkaj landoj, li sukcesis konvinki la gazetkomisionon k redakcion, ke esp-o estas afero subteninda. Kelkfoje K-doj sukcesis ne la unuan fojon, sed nur post kelkaj provoj de refoja prezentado de nova materialo. Tian materialon kolekti estas por opaj K-doj tre penige k multekoste. Sed se la frakcia sekretario ricevas aktualajn raportojn, dokumentojn, gazetartikolojn ktp, ĝi rapide k efike povas helpi al tiaj aktivuloj.

Se temas pri internacia aranĝo, ekz. intern. kongreso de Soc. partio, de sindikato, de soc. junularo, labor. sportularo, intern. tendaroj k akademioj, ktp., necesas, ke K-doj sciiĝintaj detalojn pri dato, loko k adreso, tuj skribu al la sekretario, por povi organizi la pluan prilaboradon de tiu ĉi kongreso aŭ internacia aranĝo. Oni komprenu, ke unue la sekretario ne havas la div. gazetojn por sciiĝi ĉiujn internaciajn aranĝojn k due, ke li eĉ ne kapablus legi ĉiujn por trovi la necesajn informojn. En tiaj situacioj simpla poŝtkarto de K-doj legintaj tiajn informojn pli utilas ol longdaŭraj diskutoj aŭ serĉadoj.

Kiom multe utilas tiaj rezolucioj akceptitaj de grandaj organizoj, ni povis konstati en tempo pasinta ĉe la rezolucioj de kongreso de Internacia Transportlaborista Federacio (ITF), kies teksto sekvas, por ke la K-doj havu modelon de tiaj rezolucioj: La kongreso en Stokholmo en jaro 1928 akceptis unuanime la sekvantan proponon prezentitan de la sveda fervojista sindikato: „La kongreso opinias, ke por internacia movado estas necesa internacia lingvo. La enkonduko de tia lingvo signifus por la lab. movado ne nur ŝparon je tempo k mono, sed akcelus la internacian kunlaboradon, kreante kondiĉon, ke ĉiu unuopa membro povu partopreni la internacian laboron. La intern. lab. movado havas tial la devon, konstante interesi la membrojn pri la intern. helplingvo k celi ĝian aplikon k disvastigon. La kongreso konfirmas la decidon de la kongreso de Hamburgo en 1924 k postulas de la sekretariejo de ITF daŭrigi sian agadon por la subteno al la helplingvo esp-o en la kadro de ITF, insisti ĉe aliĝintaj sindikatoj, ke ili propagandu k apliku esp-on en siaj fakaj organoj, ĉu per kursoj, ĉu per alia maniero, k per taŭgaj rimedoj subtenu k vigligu la esperanto-movadon.“ Apoge al tiu ĉi rezolucio (propono) ĉiu ano de sindikato (membro ĉe ITF) ĉe sia loka sekcio sukcesas akiri subtenon al la esp. movado.

Ni scias, ke ekzistas pluraj lab. organizoj, kiuj aprobis esp-on k rekomendas aŭ praktikas ĝin. Inter ili estas: Soc. Partioj de Aŭstrio, Nederlando, Hispanio, Polio, Anglio, Finlando, Socialista Sport-Internacio, Soc. Junulara Internacio, k multaj aliaj, sed niaj Gek-doj bezonas por sia laborado ĉe la lokaj k regionaj instancoj de tiuj ĉi organizoj la tekstojn de la koncernaj rezolucioj k proponoj. Nur havante la kopiojn de tiuj ĉi dokumentoj ili havas pli firman apogon ĉe la varbado. Ni konsciu, ke tiaj rezolucioj povas esti gravaj helpiloj; sed, ne uzataj de niaj K-doj, ili restas nur surpaperaj! Tial Gek-doj helpu al mi kolekti tiujn ĉi tekstojn. Per niaj Informoj k prilaborata varbobroŝuro ĉiuj povos utiligi ilin. Kaj ĉiuloke ĉe lab. aranĝoj ni devas laŭ la cirkonstancoj proponi rezoluciojn k atentigi pri proponoj jam akceptitaj. La venko de esp-o kuŝas ankoraŭ nur en la manoj de la esp-istoj. Tion ni konsciu k laŭ tio ni neniam laciĝante agu!

Respondoj al multaj:

La materialon de la frakcio mi nun plej grandkvante ricevis k povas studi ĝin k registri laŭ la intencataj laboroj. La Gek-doj ne forgesu indikigi en SAT-jarlibron sian anecon ĉe nia frakcio; tion precipe atentu la frakciperantoj. Post studo k ordigo de la sekretaria materialo mi komencos rektan interrilaton kun la diversaj Internacioj. Por tiuj Internacioj, por kiuj ni jam havas rektajn perantojn, kiel ITF k Soc. Sport-Internacio, Liberpensuloj, ktp, tiun ĉi laboron faros la ĝisnunaj perantoj. K-doj, kiuj havas gravajn aferojn por komuniki al ĉiuj frakcianoj, la Informilo estas nia komunikilo! Cirkulerojn ni verkos k sendos nur, se tute specialaj kaŭzoj devigas nin fari tion.

Kun kamaradaj salutoj! Konrad Deubler, München 13, Arcisstr. 48/2r. Germ.

Amikaj LEA-gazetoj bonvolu represi.

Subteno al „LNE“

9534 Michalski (Berlin) mk. g. 2.50 14562 Zachte (Amsterdamo) guld. —.60

Sciigoj de Sennaciista Frakcio

En januaro estis sendata al la membroj la Sennaciista Bulteno. Ĝi estas ok-paĝa, entenas koncizan protokolon pri nia kunveno en Ŝtutgarto, okaze de la XII-a SAT-kongreso, k pripensigajn artikoletojn. Bedaŭrinde kelkaj adresoj, komunikitaj de la eks-sekretario, estas neĝustaj k poŝtaĵoj revenis. La koncernaj K-doj bonvolu do sciigi al ni sian precizan adreson.

Kredeble multaj ne scias aŭ forgesis, ke nia „Manifesto“ estas eldonita 3000-ekzemplere k ke ne eĉ la duono estas vendita aŭ disdonacita. Cetere ni ankoraŭ ne havas reprezentanton en ĉiu lando k tia stato estas nepre aliigenda. Ni estas certaj, ke inter la SAT-anoj troviĝas pli ol unu en ĉiu lando, kiuj aprobus aŭ almenaŭ simpatius al la vidpunkto, koncize eldirita en la „Manifesto“; sed ili ne havis la okazon legi tiun verketon k sekve restas nesciaj pri la preciza signifo de ĝia enhavo. Tial ni faras varman alvokon al la legantoj de „S-ulo“, ke ili ne rilatu indiferente al niaj klopodoj.

Ĉiu esperantisto devas nepre scii, ke la sennaciistoj metas la mondlingvon ĉe la bazo de sia ideologia sistemo, dum la teoriistoj de ĉiuj revoluciaj skoloj ignoras en siaj konsideroj la lingvan problemon. La sennaciismo sekve donas firman bazon por la propagando de esp-o; ĝi ligas la esp-istojn al la movado, kio estas tre grava, ĉar la sperto montras, ke se multnombraj estas la varbitoj, tamen tre malmulte el ili fakte restas fidelaj k agemaj mondlingvanoj. Ni esperas, ke post pli malpli longa tempo ne nur en ĉiu lando troviĝos konscia sennaciisto, sed en ĉiu lab. esp. grupo.

Skribu al ni; petu informojn, klarigojn ktp. Mendu nepre almenaŭ 1 ekz-on de nia „Manifesto“; ĝi kostas nur 0.25 mk. g. (aŭ ekvivalenton en aliaj valutoj), ekskluzive afrankon, k restas ricevebla ĉe jenaj adresoj:

B r i t i o : Horace Walker, 25, Grimthorpe Terrace, Ash Road, Headingley, Leeds. F r a n c i o : L. G. Avid, 19 bis, rue J. — B. Baudin, Villejuif (Seine); post la 15. aprilo: 147, aven. de Choisy, Paris-13. G e r m a n i o : J. Burger, Bruchstr. 47-a, Essen. N e d e r l a n d o : F. Faulhaber, Marathonweg 15, II, Amsterdam. N o r v e g i o : M. Muribo, H. H. Rodes Vei 1, Bekkelagshögda, Oslo. P o l i o : Stef. Rostoniec, ul. Pikna 52, Varsovio. S v e d i o : O. Sandberg, Regeringsg. 116, Landskrona. U s o n o : Teod. Veder, 24—29 Merchant Str., Astoria, N. Y.

Por la Frakcio: Komisie — H. Wagner, Bismarckstr. 140 II, Stuttgart, Germ.

Pro materiala abundo kelkaj rubrikoj k notoj devis esti prokrastataj.

— página 6 —

72 SENNACIULO

Sendu korespondaĵojn grandkvante!

Por la 1-a de majo la Ned. Federacio de Lab. Esperantistoj eldonos specialan numeron de sia gazeto en nombro de 100 000 (cent mil) ekzempleroj, 16-paĝan. Por ke ĝi estu plej interesa k varba en nia regiono (Nederlando k Flandrio), kie kreskas la simpatio por esp-o videble, ni bezonas la helpon de K-doj el ĉiuj landoj de la mondo. Ni volas pruvi per tiu n-ro, ke ĉie en la mondo esp-o estas uzata, k same, ke per esp-o k „S-ulo“ estas eble akiri el ĉiuj mondpartoj k plej malproksimaj lokoj ĉiajn informojn.

Sendu al ni antaŭ la 1 5. — 2 0. a p r i l o saluton aŭ artikoleton. Tiujn ni tradukos nederlandlingven k aldonos viajn nomon k adreson. Ni sendos al ĉiuj tuj post apero de tiu n-ro ekz-on, en kiu cetere troviĝos saluto de la nederl. lab. esp-istaro. Skribu esp-lingve. Vi povas skribi persone, sed pli volonte ni ricevos koncizan letereton aŭ artikoleton de kluboj, organizoj ktp. Se eble, provu akiri saluton por la nederl. lab-istaro de gravaj, jam ne esp-on uzantaj, sed ĝin favorantaj organizoj. La artikoletoj enhavu i. a. saluton, instigon al uzado de esp-o, spertojn pri uzado, kun kiom da landoj oni korespondas, metion, aĝon ktp. Oni povas sin turni al iuj fakaj grupoj aŭ samcelanoj (ekz. naturamikoj, junularo, vegetaranoj, socialistoj, metalistoj ktp). Se estas konataj personoj, favoraj al esp-o, vi citu ilian frazon pri tio, montru faktojn ankaŭ pri la forto de l’ esp. movado ĉe vi aŭ ion pri vialandaj situacio k vivkondiĉoj (sed tre koncize!). Eventuale aldonu foton aŭ kliŝon. Se ne eblas skribi kelkajn liniojn, sendu simplan saluton. Ne preterlasu tiun okazon por efika helpo en la propagando. Sendu ĉion al la redaktoro de „Laborista Esperantisto“, Middenweg 226, Amsterdam-O., Nederl.

Okaze de la 1-a de majo,

FEO projektas eldonon de speciala varbn-ro de „Le Travailleur Espérantiste“. Lab. Esp.-Grupoj k K-doj el ĉiuj landoj estas petataj sendi antaŭ la 5. IV. 33, mallongajn salutleterojn k raportetojn pri lab. esp. movado en sia urbo. — FEO, 115, Bould. Aristide-Briand, Montreuil (Seine), Franc.

Skismo ĉe la neŭtraluloj

La naciisma ondo, kiu minacas superakvigi ĉion en la mondo, ankaŭ sentigis sian efikon en la neŭtrala movado. Jam de 25 jaroj ekzistas Universala Esperanto-Asocio (UEA), kiu sur neŭtrala fundamento konsistigas aparaton por la praktika utiligado de esp-o mondskale. UEA, kiel SAT, ignoras landlimojn en sia strukturo. Tia stato estis netolerebla por kelkaj grandnaciaj societoj esperantistaj k precipe por la faŝista el Italio. Ili do entreprenis viglan k bone preparitan ofensivon kontraŭ UEA k la rezulto estas … la fondiĝo de Universala Federacio Esperantista.

Do nun en Esperantio ekzistas UEA, UFE, SAT, IPE. Kun tiaj kvar sensoldataj armeoj ni certe baldaŭ atingos la celon en gloro. Cetere estus malsaĝe ĉagreniĝi pro la disigiteco de la esp-aj fortoj, ĉar la kunfandiĝo de la lingvoj, nacioj ktp. okazas sendepende de esp-o — kiel kompetente asertis ia brigado en Moskvo (komp. en la 400-a n-ro de „S-ulo“, pĝ. 46). Feliĉa tempo! Saĝulara tempo!..

NIA POŜTO

16 936. — Ni akceptas volonte ankoraŭ materialon por la rubriko „humoro“, sed kompreneble ne garantias povi uzi la tuton.

17 864. — Ni uzos vian tradukon, se estas loko; tamen ni preferas ricevi raporton pri viaj spertoj, komparoj ktp. dum via eksterlanda ĉeesto. Red.

17 375. — Ni danke ricevis la du ekz-ojn de „La Torĉo“, sed ni regule ricevas tiun gaz. interŝanĝe kontraŭ „S-ulo“.

16 063. — Sennaciismo k Internaciismo ne plu havebla. Adm.

KORESPONDADO

BRITIO La 31. marto okazos letervespero ĉe ni. Sendu L, PK, PI ktp. al: K-do L. Rosenbloom, 19 Bent St., Cheetham, Manchester 8.

FINLANDO S-ro Vilno Koskinen, Abo, Kupittaan Savi, interŝ. PM. S-ro S. J. Lehto, Kaivokatu 10, Abo, interŝ. bonajn PM, prec. nov.

FRANCIO K-do Poupa Ferdinand, popolinstruisto 26-jara, Préfontaines par Château-Landon (Seine et Marne) dez. koresp. kun kolegoj en Germanio.

HUNGARIO 15 junaj Gek-doj koresp. kĉl, pri ĉ. temoj. Unu resp. garantiata. Adreso: III-a grupo de H. E. S. L., Kispest II.

NEDERLANDO K-do Fr. Willemsen, Amazonestr. 3., Den Haag, kĉl, pri ĉ. temoj, PK, il. jurnalojn.

PORTUGALIO K-do Antonio Luiz Marques, T. Santa Cruz 5, Barreiro, kun Gek-doj el la tuta mondo, pri ĉ. temoj, L, PK, revuoj, ktp.

SVEDIO K-do Edvino Johansson, Gumhöjden, pri div. temoj, kĉl. Resp. garantiata. Mi atendas multe da koresp-aĵoj de Gek-doj. K-do Sven Rhodiner, Trädgardsgatan 8, B., Ratorp/Karlstad, PI, PM. La esp. klubo en Bollebygd aranĝos la 15. 3. letervesperon (por ekstereŭropanoj 15. 5.). Ni atendas multajn L, PK k resp. al ĉiu. Adreso: K-do Magnus Andersson, Esperanto Klubo, Bollebygd.

[REKLAMO p.6] Agentoj serĉataj! Vi povas konstante gajni iom da mono, perante al ni regule REVUOJN (periodaĵojn) el via lando. Ilustritaj, humoraj, distraj, prisociaj. romanrakontaj, politikaj, ekonomiaj, priskribantaj naturbelaĵojn, mallonge: ĉiuspeca estu la enhavo. Formato proksim. simila al „La Nova Epoko“. Ni instrukcios vin, kiel plej bone akiri sufiĉan nombron, dume sendu provekz. Vi ricevos kompenson por viaj elspezoj, penoj k nombro da revuoj senmakule liveritaj. Nur limigita nombro da perantoj bezonata, tial skribu tuj al: International Magazine Library 24-29-26th Street Long Island City, N.Y. (Usono)

Esperanto-Ekspozicio

estas organizota de la Belgia sekcio de FEO dum la Kongreso de Internacia Sindikatara Federacio, en Bruselo, fine de julio 1933, kun la konsento de ties estraro. K-doj el ĉiuj landoj sendu de nun ekspoziciotaĵojn (esp. gazetojn, afiŝojn, presaĵojn ktp.) al la Belgia sekcio de FEO, 24, rue de Sévigné, Bruxelles-Anderlecht, Belgio.

A t e n t u ! La 5-an de aprilo ni aranĝos LETERVESPERON! Sendu multnombre L, PI, gazetojn, ilustritajn revuojn ktp. Al ĉiu estos certe respondata! Se oni deziros, ni ankaŭ korespondados konstante. Skribu al: K-do Erwin Becker, Ndf. 45, Weigelsdorf (Eulengeb.) SAT-rondo Langenbielau-Weigelsdorf. Germanio.

A t e n t u ! Esperanto Klubo de Hjälmedal aranĝos letervesperon, la 14-an de marto 1933. Sendu L, PK k salutojn multnombre. Respondo estas certa. Adr.: K-do Verner Lindberg, Rixö kp. Hjälmedal (Svedio).

G e k a m a r a d o j t u t m o n d a j ! Ĉe finiĝo de la vintraj kursoj, nia klubo aranĝas feston kun letervespero meze de marto 1933. Centnombra anaro promesas viglan k daŭran korespondadon. Adresu al: K-do Helmer Sundkvist, Lunden 444, Skoghall (Svedio).

Internacia korespondvespero La 31. marto ni aranĝos supre cititan vesperon k petas la Gek-dojn el ĉ. landoj, sendi al ni L, PK. Respondo estas nepre garantiata. Adreso: K-do Willy Böhm, Bergstr. 11, Hirŝberg Rgsb. (Germanio).

G e k a m a r a d o j a t e n t u ! Kiu dez. scii la veron pri Sovetio k pri nia socialisma konstruado entute, k pri vivo de laboristaro en nia lando aparte, bv. demandi k skribi al jena adr.: Sovetio, Leningrado, str. de Dekabristoj, Domo de Kulturo je nomo de unua jarkvinplano, Sektoro de Kontingentoj, Esperantista Internacia Laborista Kunligo.

L e t e r v e s p e r o n aranĝas Klubo esperantista de Karlstad dum monato marto. Ni petas K-dojn ĉiulandajn nin helpi. Resp. al ĉiu garantiata. Adreso: Evert Jansson, Box 139, Karlstad, Svedio.

Presejo Oscar Wettig, Gelnhausen (Germanio)

N.º 403, 25 de marzo de 1933

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

[BILDO p.1 | 33,2,67,13] Emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» antaŭ terglobo.

9-a JARO, N-o 403 — LEIPZIG, 25./3. 1933

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

APERAS MONATE | REDAKTEJO: 14, av. de Corbéra, Paris 12e. – GVIDANTO: E. Lanti. – SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO k ADMINISTREJO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. | APERAS MONATE

EPILOGE

Lastatempe mi ricevis relative multajn leterojn de K-doj, kiuj diras sian bedaŭron k eĉ ĉagrenon pro mia decido forlasi la gvidadon de SAT. Kelkiuj insistas, por ke mi ne persistu en mia decido. Nature tiuj simpatiesprimoj ne lasas min indiferenta k mi dankas pro ili; sed nenio povus kontraŭpezi mian deziron tute liberiĝi el respondeca posteno.

Jam de kelkaj jaroj mi sentas min kvazaŭ katenita per la penso, ke senĝena, tute senrezerva esprimo de miaj ideoj povus eble malutili al nia organizo. Kvankam mi neniam celis, nek eĉ deziris, ke mia persona kompreno pri diversaj soci-politikaj aferoj fariĝu la oficiala vidpunkto en SAT, tamen la sperto montris, ke ekzistas la emo ĉe multaj personoj konsideri miajn dirojn kiel ion oficialan. Tia stato estas bedaŭrinda, sed praktike neŝanĝebla aliel ol per demeto de ĉia respondeco en la gvidado de nia Asocio.

Oni do ne kredu, ke mia decido rezultas de ia subita kaprico; fakto estas, ke jam delonge mi intencis forlasi la gvidpostenon. Sed kompreneble tion mi ne farus, kiam ardis la batalo, kiu devis decidi, ĉu SAT restos aŭ ne la organizo, kia ĝi estas ekde sia fondiĝo. Ili grave eraris, tiuj blufuloj, kiuj opiniis, ke sufiĉos superŝutadi min per kritikoj, riproĉoj k eĉ insultoj, por ke mi lasu ilin libere fari el nia sendependa Asocio filion de politika partio.

Inter tiuj skismigintoj, kelkaj sendube estis sinceraj. Mi memoras, kun kia entuziasmo ili kriis sian kredon pri proksima forfalo de la kapitalismo, pri la certo, ke ilia partio baldaŭ kaptos en la manojn la regpotencon. En iliaj okuloj sufiĉis dubeti pri tio, por esti rigardata kiel kontraŭrevoluciulo, kiel socialfaŝisto. Ho ve! jam du–tri jaroj forpasis k kion ni vidas? En la sola lando, kie la kompartio konsistigis amasmovadon, la alsaltotaĉmentoj de Hitler povas preskaŭ sen ia kontraŭstaro okupi urb- k sindikatdomojn. Flago kun svastika insigno (hoko-kruco) flirtas sur la Libknehta Domo en Berlino. . . . Kaj ĉe la horizonto nenia ruĝarmeo vidiĝas, venanta por defendi la komunistojn. Plorindaj konstatoj! Kaj kiom mi dezirus male konfesi, ke mia skeptiko estis senbaza! Estas ja dolore pravi en tiaj cirkonstancoj. . . Kiu do ne vidas klare hodiaŭ, ke la laboristaj esperantistoj pli ol iuj aliaj havas intereson ne utiligi nian lingvon por agiteca propagando, se ili volas trafe servi la esperantan aferon?

Ĉiam mi batalis, por ke nia peresperanta entrepreno ne havu politikan programon, ne difinu al si politikajn taskojn, sed povu tamen per sia inform- k eduklaboro esti utila al ĉiuj laboristaj organizoj; mi ja konsiderus kiel ian perfidon, se SAT konsentus servi nur al unu partio – kia ajn ĝi estas. Nia movado retrovis sian spiritan ekvilibron; ĝi havas antaŭ si rektan vojon k ne ekzistas nun granda danĝero, ke ĝi deflankiĝu, sekve de malhonestaj aŭ fanatikulaj artifikoj.

Movado devas ekzisti sen kuratoroj k vole nevole ĝis nun la fondintoj de SAT ludis tian rolon. Ĝi eble estis necesa en la komenca tempo, sed mi opinias, ke nun ĝia pluigo povus eĉ esti malbona. Estas necese, ke aliaj manoj ekprenu la direktilon. Tial mia nekontraŭstarebla deziro demeti ĉiun oficialan rolon, ne povas domaĝi al nia komuna entrepreno.

Kompreneble la fakto, ke mi ne plu tenos la direktilon, neniel signifas miaflanke seninteresiĝon pri la gvidado. Mi ja restas SAT-ano k estas la devo de ĉiu interesiĝi pri la vivo k stato de sia organizo.

Nun, sentante min preskaŭ liberigita de respondeco, mi emas ĵeti ekrigardon malantaŭen por ĉerpi instruojn el la faritaj spertoj. Proze mi intencas kanti mian cignan kanton, se la legantoj permesos, t. e. se ilin ne tedos tiu mia projekto. Ĉar por plenumi tiun taskon restas ankoraŭ kelkaj monatoj, mi do povos ere liveri miajn pensojn k en tioma kvanto, en tia formo, ke al neniu ili donos kapdoloron. Verŝajne mi ankoraŭ herezumos, eble eĉ pli ol kutime, tial ke mi jam sentas pli libera mian plumon. Ĉiu do bonvolu ne forgesi, ke mia nura celo estas instigi la leganton al memstara pensado. Nenial mi deziras, ke miaj ideoj estu sen kritiko akceptataj; male oni rilatu al ili kritike, antaŭ ol ilin akcepti aŭ rifuzi.

Kompreneble du plus du estas kvar. La plej profunda cerbumado pri tio ne povas alkonduki al alia konkludo. Sed tia konstato neniel signifas, ke veroj devas esti krede akceptataj. Per kredeca akcepto ili perdas sian efikon; ili fariĝas kvazaŭ senkarnaj mumioj, kiujn diversspecaj religiuloj respektas, adoras en luksaj, senutilaj maŭzoleoj. . .

Sufiĉa prologo, ĉu ne? al mia epiloga babilado. Ĝis la! . . . E. L.

K-doj ekstergermaniaj

[BILDO p.1 | 64,83,69,98] Granda nigra sago montranta supren.

faru neniajn monpagojn nek mendojn, aliĝojn kc. al Lajpcig (Leipzig). Ĉion direktu al Parizo (23, rue Boyer, Paris XX). Pagu plue al la poŝtĉekaj kontoj, tie, kie ili estas instalitaj!

— página 2 —

74 — SENNACIULO

LA KOOPERATIVA MOVADO EN STOKHOLMO

Parolante pri Stokholmo oni ne povas eviti iomete tuŝi la kooperativan movadon, kiu ankaŭ forte enradikiĝis. La konsum-kooperativa movado de Stokholmo estas eĉ modelo por multaj lokoj en- k eksterlande. Ĝi fariĝis tiel forta, ke ĝi nuntempe diktas la „tagprezojn“ de la vendaĵoj, k ĝiaj butikoj estas tiel bone instalitaj, ke ili estas imitataj de plej grandaj burĝaj negocejoj samspecaj. Kun siaj pli ol 300 butikoj la Stokholma konsum-kooperativa movado bone povas helpi al la mastrumado de la Stokholmanoj, kiuj ĉiam pli k pli aniĝas. La anaro nun estas pli ol 70 000 k la negocado bilancas por la jaro 1932 je ĉirkaŭe 52 milionoj da kronoj.

Sed la Stokholma kooperativa movado estas nur parto de la sveda. La centro de la kooperativoj estas ankaŭ en Stokholmo k ĉi tiu sukcesis frakasi tri monopolojn enlandajn. Unue la margarina trusto – parte ankaŭ internacia – ne volis liveri margarinon al konsumkooperativaj negocejoj. La centro do konstruis novan modernan fabrikon k mem fabrikis la margarinon. Per diversaj provoj la privatkapitalismo tiam provis malhelpi la fabrikadon, sed malsukcesis. Oni ne atentis pri la solidaro de la kooperativanoj k ĉiuj provoj restis senefikaj. La trusto mem disfalis, sed la kooperativa centro diktas nun la prezojn de tiu varo. La faruna trusto estis alia, kiu ĉiam, por havigi grandan profiton al siaj akciuloj starigis tro altajn prezojn por la faruno. Malgraŭ avertoj la trusto daŭrigis. La kooperativa centro tiam decidis konstrui novan muelejon. Nun la trusto vekiĝis, k ĉar jam estis sufiĉe da muelejoj por la bezono de Svedio, la trusto devis intertrakti kun la kooperativa centro pri vendo de unu el ĝiaj muelejoj. La trusto frakasiĝis k la prezo de faruno poste ne estis tro alta. Ĉar la prezo por galoŝoj (en Svedio tre uzata artiklo) estis tro alta kompare kun la produktoprezo, la kooperativa centro faris ĝentilan admonon al tiu trusto malkarigi ties prezojn. La respondo estis malĝentilanea. La Kooperativa Estraro konstruis modernan fabrikon en suda parto de la lando k la trusto nun devis submetiĝi. La nura decido pri konstruado de kaŭĉuka fabriko estis sufiĉa por malkarigo de la galoŝprezo po 1 kr. por paro. Poste la prezo fariĝis ankoraŭ pli malalta, sed la trusto senfortiĝis. Ĝi nun devas submetiĝi al la prezoj de la kooperativa fabriko.

La elektraj lampoj dum longa tempo estis tre multekostaj en Svedio. Oni devis pagi por simpla elektra lampo 1,35 kronojn. Rilate al la produktokostoj tiu prezo estis tro alta. Tiun fakton la kooperativa Estraro sciigis al la mondkonzerno. Ĝi negative respondis. Nu, la kooperativa Estraro konstruis modernan fabrikon, k same nun kiel pli frue la trusto fine komprenis, ke ĝia potenco estas minacata. La trusto malaltigis la prezon de la lampoj unue ĝis 1.15, poste plie reduktis ĝin ĝis 0.90 kr. k fine ĝis 0.75 kr. Tamen la novaj kooperativaj lampoj estis pretaj k montriĝis, ke ili eĉ estas pli bonaj ol tiuj de la konzerno. La kooperativa Estraro jam antaŭ la komenco de la konstruado de la fabriko promesis, ke oni vendos lampojn por 0.85 kr., kiu ankoraŭ nun estas la prezo. La kooperativo nun fabrikas 25 000 lampojn ĉiutage k la potenco de la trusto en Svedio estas nuligata. Sed, ĉar temas pri artiklo kun internacia signifo, la Estraro provis havi kunlaboron kun la aliaj landoj el Skandinavio. Ĉe kunveno de reprezentantoj de la koncernaj landoj oni decidis fondi „Lumaförbundet“ (la luma asocio) – Luma estas la nomo de la lampo –, en kiu sekve partoprenas la sveda, norvega, dana k finlanda kooperativaj Centroj. La lampoj trovis bonan merkaton en Norvegio k Finlando. Verŝajne ankaŭ la potenca angla kooperativo aliĝos. Ĉar tiu ĉi asocio estas la unua provo internacie krei produktorganizon kooperativan, ĝi havas specialan intereson k mi esperas iam povi en „S-ulo“ rakonti pli detale pri ĝi. Ĉiuokaze la kongresanoj de la XIII-a havos okazon pli bone konatiĝi kun tiu nova branĉo de l’kooperativa movado, ĉar vizito al la fabriko enestos en la kongresa programo.

[BILDO p.2 | 25,24,77,54] Foto de la Luma-fabriko: plurmetaĝaj modernaj konstruaĵoj kun vitra turo, sur neĝkovrita deklivo apud akvo.

La Luma-fabriko

La vitra turo dekstre servas al du taskoj: 1. provoj de lampoj. 2. reklamo per la lumo, kiun alsendas la kelkcent lampoj el diversspecaj grandoj.

Stokholmo estas centro de la kooperativa movado, sed ankaŭ la laborista movado metis sian centron de la kooperativa movado, sed k ilia federacio havas siajn sidejojn en Stokholmo. Tuta strato k placo estas dediĉita al la laborista movado, kie la sindikatoj mem posedas domojn. Plej malnova estas Domo de l’ popolo, kiu devis du fojojn aĉeti po unu domo por povi kontentigi la bezonon de ejoj por la organizoj. Apud la du domoj de l’popolo estas du aliaj, ambaŭ apartenantaj al la Federacio landa de la sindikatoj k apud tiu estas domo, kiun posedas la tipografistoj. Krome la lokomotivistoj havas unu domon ĉe la sama strato. En unu el la domoj de la sindikata federacio S L E A nun havas sian sidejon.

La placo Nora bantorjet (Norra bantorget), norda relvoja placo, estas intime ligita kun la laborista movado. El tiu loko ĉiujare la Stokholmaj laboristoj faras sian manifestacion dum Unua de majo, marŝante tra la urbo de Nora Bantorjet al loko sur la limo de la urbo. En tiu placo ankaŭ la partoprenontoj de la dektria kolektiĝos por manifestacio la 6-an de aŭgusto.

Kiam la okhora labortago estis leĝa fakto, la studlaboro de la laboristaro estiĝis tre intensa k per la helpo de ABF*, kies nuna centro estas en Stokholmo, multaj plifaciligoj estis atingataj por la studemuloj. La studrondoj ĉiam de tiu tempo plimultiĝis k jam estas menciite, kian grandan rolon esperanto ludas en la kadro de ABF. En la Stokholma sekcio de ABF oni starigis studhejmon, kie multaj el

* Lab. Kleriga Asocio.

— página 3 —

SENNACIULO — 75

la kongresanoj trovos komfortan loĝejon dum sia restado en Stokholmo. En la vintro ĝi aspektas aliel. Kolektiĝas tiam en la vesperoj la junaj gelaboristoj por studo. Atenta rigardanto trovos en la vizaĝoj de tiuj gejunuloj sopiron al evoluo de la inteligento, sopiron al scio pri la diversaj aferoj, kiuj konsistigas nian vivon.

La sindikata, politika, kleriga k kooperativa movadoj kreis laboristaron, kiu estas celkonscia k kiu volas fortigi k plue evoluigi tiujn movadojn en la servo de plibonigo de la tuta popolo. Tial la Stokholma laboristaro, ankaŭ konsciante pri la gravo de esperanto, pli k pli lernas tiun lingvon. Joĉjo.

Bonmemoro pri Stokholmo.

En la jaro 1930 mi estis unuafoje tie en Stockholmo, en la insulurbo aŭ, gajnas la nomon, „Norda Venecio“, kiel oni ofte diras, en la urbo, kiu kun sia bela venecia urbdomo k granda rivertrafiko. Mi ne ankoraŭ estis esperantisto, tamen mi jam konis kelkajn esperantajn vortojn. Ĉar mi estis tie sola k ĉar mi ŝatis en eksterlando komunikiĝi kun la loĝantoj, mi ofte provis trovi samideanon.

Sed longe mi klopodis sensukcese, ĝis la somer-sunturniĝo, la 12-a de junio, kiam oni festis surstrate en tuta Skandinavio. Estis bela vetero k la popolo, plej multe la junularo dancis surstrate super granda majarbo belajn malmodernajn popoldancojn. Tiel ankaŭ en Stokholmo, k mi partoprenis tie, ĝis apud mi subite staris fremda junulo, kiu portis verdan stelon. Mi ekkuraĝis diri „Bonan tagon“. La afabla esperantisto respondis k rekte invitis min partopreni promenadon. Post kelkaj vortoj li jam sentis, ke mi estis nek esp-isto nek svedo. Bedaŭrinde, mi ne sufiĉe ankoraŭ parolis esperanton, sed feliĉe li parolis germane. Mi germano, li estlandano ni nun uzis germanan lingvon. Malgraŭ tio li petis min partopreni je esperanta kunveno de LEA en Stokholmo. Tie, ambaŭ tute ne sciante svedan lingvon, ni estis devigataj uzi esperanton, ĉar en la klubo de LEA ne estas permesate uzi nacian lingvon.

Mi eklernis nun rapide, precipe ĉar min interesis la vivo k la aranĝoj de l’LEA-kunvenoj. Ĉar la vivo de la espistoj en Stokholmo estas modela por la tuta esp-istaro, mi priskribu ĝin koncize.

Preskaŭ ĉiam estis en la grupo eksterlandanoj, ofte ni estis tie el kvin aŭ pli da aliaj landoj, unufoje eĉ estis reprezentantoj el pli ol dek nacioj. Oni tute ne sentis tion, ĉar ĉiuj uzis nur esp-on. Oni nur konstatis tion, kiam oni sin prezentis unu la alian. Ĉiu fremdulo devis paroli, multe aŭ malmulte, ankaŭ egale pri kio. Tiel oni aŭdis novaĵojn el tutmondo, tiel oni sentis la sennaciecan, proletecan karakteron en esperanto k oni jam povis anticipi la unuecon de l’tutmonda proletaro.

Paroladoj pri la movado, el la vivo de l’ proletaro alternis kun temoj pri vojaĝoj k. a. Ne nur tiel oni aranĝis la kunvenojn; oni ankaŭ ne forgesis la bonkoran parton de l’vivo. En ĉiu vespero oni aranĝis amuzan kafosocieton, ĉe kiu oni ŝercis k eldemandis la fremdulojn. Post trinkado oni kantas (laŭ la SAT-kantaro) k babilas senĝene. Tiel oni progresas bone en la uzo de esp-o k kun la intereso de la LEA-anoj kreskis ankaŭ la esp.-influo mem.

Tiel mi lernis esp-on k krome konatiĝis kun multaj socialistoj, k oni sentis, kiel eblas praktiki laŭ Karlo Marks la proletaran unuiĝon tutmondan. Esperante, ke mi povas reveni al Stokholmo, mi forlasis la landon, k jam en 1932 mi povis reviziti la LEA- k SAT-anojn de Stokholmo. Denove mi konstatis la modelan vivon de l’ esp-istaro, dum vojaĝado vizitante multajn esp. grupojn. Certe mi esperas partopreni la Kongreson en Stokholmo, kiun la K-doj tieaj sendube bone aranĝos. Konsciante pri tio k pri la modela laboremo de l’Stokholma Lab. Esp. Grupo, mi alvokas nur: ni lernu el la svedaj K-doj, ni imitu ilin! Snejder (18 057).

Resuma jarraporto de Federacio de Lab. Esperantistoj en la regiono de la nederlanda lingvo (por 1932).

Gravaj problemoj prezentas sin en la laborista esp-ista movado, kiuj ankaŭ en la nederlanda regiono devis esti solvataj. La pligrandiĝanta organizo postulas daŭre pli da atento pri multaj demandoj. La Federacio faris gravan paŝon antaŭen per starigo de provincaj distriktoj k de federacia konsilantaro, per kiu la estraro estas pliampleksigita k havas daŭran kontakton kun ĉiuj lokoj de l’ regiono. Tiu aranĝo okazis laŭ kongresdecido, ĝia unua kunveno komence de l’ jaro 1933; la ekiro mem jam montris, ke ni povas atendi gravajn rezultojn estonte.

La membronombro en 1932 denove plialtiĝis per 404 anoj. Je la jarfino ni nombris precize 1965 anojn. Dum la jaro ni atingis pli ol 2000, sed en la jarfino pro la krizo bedaŭrinde multaj eksiĝis. La nombro de simpatiantaj membroj malplialtiĝis per ĉ. 150. Al la organizo aliĝis sume 31 simpatiantaj organizoj (sindikatoj), inter kiuj la Ligo de la nederlandaj sindikatoj (N.V.V.). Feliĉe ni post novjaro enskribis jam novaliĝintojn, tiom, ke la membraro denove estas pli ol 2000. La Federacio nombris jarfine 62 sekciojn kun 1803 anoj. La nombro da anoj en sekcioj pligrandiĝis per ĉ. 550. Ĉar ili formas la kernon, ni povas konstati sanan kreskon. Konsidere la malhelpojn pro la krizo, trafinta la laboristaron, rerigardo al 1932 estas instigo daŭrigi nian laboron, por „esp-o en la servo de l’ tutmonda proletaro“.

La starigita „Libro-Servo“ federacia plene servis al la movado; per ĝi ni sukcesis ne nur veki pli da intereso pri la literaturo, sed ankaŭ ebligi viglan aĉetadon, per aranĝo de facila pagmaniero. Ni eldonis la broŝuron de K-do Lanti „Lab. Esperantismo“, tradukitan nederlanden de K-doj Faulhaber k de Bruin; „Nia Lernolibro“, verkita de K-do Lem, el kiu 3000 ekz-oj vendiĝis dum nur kelkaj semajnoj; skriban esp. kurson de l’sama K-do; ĝi estis disaŭdigata de V.A.R.A. (Asocio de lab. radio-amatoroj) en kunlaboro kun la Lab. Kleriga Instituto. En kunlaboro kun la aliaj samlandaj organizoj aperis broŝuro „Esp-o en la Lernejo“. Plie: fenestro-afiŝo kurspropaganda; „La Konsilanto“, helpa lernolibro pri gramatiko de K-do Degenkamp; skriba kurso de K-do Faulhaber speciale por kursgvidantoj k pliperfektiĝemuloj; serio da flugfolietoj.

La organo „Lab. Esperantisto“, aperis regule dusemajne en kvanto de 3000 (kelkfoje pli). Aperis 23 n-roj kun sume 166 paĝoj. Speciala majnumero kun salutoj de K-doj el preskaŭ la tuta mondo, poresp-aj artikoloj de famuloj, ktp, estis altvalora propagandaĵo. Nia organo estas nun legata en minimume 2500 familioj. Regule ni prizorgas 5 bibliotekojn, el po 30 libroj. Nova estas en preparo. Ekspozicia materialo estas daŭre prizorgita k renovigita por servo al la sekcioj. Sume ni aranĝis ĉ. 40 ekspoziciojn. – Laŭ la jam konigitaj nombroj ni povas konstati, ke la nombro da kursanoj superas 3000.

La estraro klopodis atingi kunlaboron en la jam funkcianta Ekzamena Komitato de la neŭtrala organizo L.E.E.N. k la katolika N.K. Pro la sinteno de l’ komitato ni ne sukcesis en tio. La estraro de L.E.E.N., tamen plue klopodas sukcesigi kunlaboron sur la bazo de ni dezirata. Ne sukcesinte ni tiurilate decidis mem starigi ekzamenan komitaton, kiu jam ekfunkciis.

La kunlaboro kun SAT laŭ la konata konvencio estis plene plenumata. Regule aperadas en nia organo la

[BILDO p.3 | 35,91,41,96] Malgranda nigra cirkla signo.

Germanaj K-doj petas, ke oni ne skribu al ili . . . sensencaĵojn.

— página 4 —

76 — SENNACIULO

komunikoj de l’SAT-peranto. En div.-sekcioj regule funkcias SAT-peranto, kiu havas rektan kontakton kun la regiona peranto. La Federacio estis reprezentita en la 12-a SAT-kongreso de K-do Veen (sekretario); ĝi tenis daŭran kontakton pere de la regiona SAT-peranto k rekte kun la SAT-direkcio. La Fed. subtenas la regionan SAT-peranton per ĉiujara sumo de 25 gd.; ĝi garantiis por la necesa nombro da antaŭmendoj je la SAT-eldonaĵo „Fremdvortoj“ (Neergaard). Same ĝi rilatis kun SAT pri eldono de verko de K-do de Bruin (Enschede) pri Historio de l’esp. movado.

La ideologian bazon de SAT la fed. akceptas kiel plej ĝustan en la nova formo, kiun donas la lab. esp. movado al ni: Oficialigo de esp-o ne signifu malaperon de l’ internacia organizo pro malapero de l’ naciaj organizoj. Ĝi decidis prezenti al sia proksima kongreso proponon favoran al la propono de SAT, liveri „S-ulo“n al membroj de la Federacio.

La nederlanda lingvoregiono estis intense prilaborita en la pasinta jaro k ne sensukcese, kiel vi vidas el supraj nombroj. Minacoj ĉiuflankaj kontraŭ la proletaro trudas al ni kunigon de la fortoj. Bone pripensante tion ni plenkonscie daŭrigu nian laboron, por ke realiĝu la promeso, kiun nia movado prezentas al la proletaro!

La Sekretario de F.L.E.

La Norvegia L.E.A.

nomiĝas nun oficiale N.A.L.E. (Norvega asocio lab.-esperantista). Organo: „Arbeider-Esperantisten“. Estrar-kunveno de 13. febr. en Oslo akceptis kiel SAT-reprezentanton de l’ lab. esp. movado en Norvegio K-don Th. Smadahl (16 788), sekr. de N.A.L.E. (adr.: Boks 407, Oslo). Al tiu K-do oni turnu sin pri informoj, gazetservo ktp. Kiel peranto (por aliĝoj) funkcias plue K-do M. Muribo.

Socialista Esperanto-Societo en Pollando

estis fondata en Varsovio (Warszawa). Poŝta adreso: Warszawa, Marszalkowska 81, advokato J. Litauer (Tel. – 9.44–74 de 17.30 ĝis 19-a horo).

La Societo jam komencis sian agadon per aranĝo de kursoj, lekcioj kc. La fondintoj de l’ Societo estas Litauer, Bugajski, Hartman k Markowski, kiuj forlasis la Laboristan Esp. Asocion „Laboro“.

[REKLAMO p.4] Ĵus aperis: G. P. de Bruin — Gvidilo tra la esp. movado. Necesa al ĉiuj esp-istoj, por koni nian movadon! 50 pĝ. — Prezo: 0,70 mk. g. — SAT, 23, rue Boyer, Paris 20. Por Nederl.: J.W. Minke, Veeteeltstr. 144, Amstd.

TRA LA ESPERANTA GAZETARO

En la n-ro 401 ni jam priparolis la staton de la lab. esperantista gazetaro ĝenerale. Ni ne menciis tamen ĉiujn gazetojn el tiu kategorio. Intertempe ni ricevis freŝdatan kajeron de la „ISK“-revuo (n-ro 17, jan./marto). K-dino Hodan, esplorante la problemon pri demokratio k diktaturo, bazas siajn konsiderojn sur la fiasko de l’ demokratio en Germanio. ISK, kiu malakceptas tiel same la demokration el la nuntempa speco kiel la nuntempan diktaturon, kiu degeneris en despotismon, rekomendas eduki kapablajn proletajn gvidantojn, kion laŭ la aŭtoro la marksistoj ne faras. Artikolo pri la terposedo en Argentinio ankaŭ estas interese verkita. Rilate la lingvon, la redaktantoj atentu pri korekta uzo de „sia, lia“.

„Arbeider-Esperantisten“ (Oslo, Norvegio) reaperis, post 3-jara interrompo, presite (jan.), tute en norvega lingvo, kun varbartikolo por SAT. Ni gratulas pro tiu reviviĝo!

Inter la „neutrala“ gazetaro „Heroldo de Esperanto“ daŭre aperas ĉiusemajne, ankaŭ kun diversaj aldonoj: por junuloj, turistoj, pri lingvaj demandoj, ktp. La ĉefaj problemoj, hodiaŭ okupantaj la paĝojn de tiu gazeto, estas la „novorganizo de la movado“ (vd. la artikoleton pri skismo en la neŭtrala movado, en n-ro 402) k la Kolonja universala kongreso en ĉi tiu somero. Iuj legantoj protestis pro tio, ke la disputado pri la organizformo plenigas ofte tutajn n-rojn. La „neŭtrala“ gvidprincipo devas konduki kompreneble ankaŭ al adaptiĝo al la novaj cirkonstancoj kreataj per la faŝismo. Tiel Teo Jung jam en la n-ro de 26. 2. (713), por komplezi al esp-istaj ŝovinistoj, proponas neŭtraleme: „. . . Se ekzistas individuoj, kiuj rifuzas, per aliĝo al neŭtrala landa societo aŭtomate fariĝi membro de la same neŭtrala internacia UEA (k tiaj efektive ekzistas), oni fondu por ili (aŭ ili mem fondu) specialan naciistan esp-societon. (!) (La substreko estas de T. J. mem). El taktika vidpunkto tio ne estus malutila, sed eventuale eĉ utila, precipe en landoj, kie regas la naciistoj (ekz. Germanujo, Italujo).“ –

La sinteno de la oficiala organo de UEA, „Esperanto“, estas tiu de atakito, kiu defendas sian principan pozicion, k tiel memorigas nin pri la batalo, kiun kondukis nia organo depost 1929 kontraŭ statutrompuloj k skismigantoj. La UEA-estraro defendas tute logike la principojn de l’universalo k de l’praktika uzado: „Enlande oni povas propagandi, instrui k primediti la lingvon, uzvaloron k sencon ĝi ĉefe nur havas, kiam korpe aŭ spirite oni transpasas la landlimon“ (Stettler en la febr. n-ro). –

„Literatura Mondo“, literatura k arta revuo, kiu cetere malgraŭ sia tutmondeco ne havas pli ol 600 abonantojn(!), estis devigata rezigni pri la trouzo de neologismoj, troveblaj en neniaj vortaroj, pro la protesto de l’ legantaro; same pri nudbildoj k iuj „futurismoj“. Efektive „L. M.“ estis grave malsana je neologismito*, k la sana reago de l’ legantaro estas salutinda.

„Ligilo“ estas plaĉe prezentata organo de l’ ĉeĥoslovakaj neŭtralaj esperantistoj. Ĝi aperas nur depost 3 jaroj, de kiam la malnova tiulanda gazeto „Progreso“ ne plu donis vivsignon k la tieaj esp-istoj malpacienciĝis por havi organon. Ĝi estas tute esperanta k havas ankaŭ literaturan parton. Nur la prilingvaj notoj estas mankohave prilaboritaj. Cetere esperantlingva gazeto por nacia societo ŝajnas al ni ne celkonforma k povas nur malutili al la organoj, kiuj celas tutmondecon. N. B.

* – ito, sufikso por formi la nomon de organa malsano. (Vd. Pl. Vortaro, p XIII.)

Deziresprimo.

Al la Plenum-Komitato, Parizo.

Ni subskribitaj SAT-anoj deziras, ke la nederlanda LEA akceptu la proponon de la Ŝtutgarta SAT-rondo, ke Amsterdamo estu la sidejo de la estonta Plenum-Komitato k Direkcio de SAT. Proletajn salutojn

Karl Gehmayer, 17 177; Rosa Brumer, 11 700 (Attnang, Aŭstrio).

Sendu salutojn!

100 000 ekz-ojn de 16-paĝa „Lab. Esperantisto“ eldonos okaze de 1. majo la nederlanda LEA kiel specialan propag. n-ron. Sed ni sukcesos nur, se el ĉiuj landoj ni ricevos salutojn aŭ tre koncizajn raportetojn. Bonv. relegi, kion ni skribis en „S-ulo“ n-ro 402, p. 72. Ĉiuj sendintoj (antaŭ 15/20. aprilo) ricevos rekompence ekz-on de la maja gazeto. Adresu al red. de „Laborista Esperantisto“, Middenweg 226, Amsterdam-O, Nederlando.

[REKLAMO p.4] SENNACIECA REVUO — Aperis la unua 16-paĝa kajero kun interalie tre interesa k pripensinda artikolo de R. Luksemburg pri la nacia demando, priskriboj el Svedio, Finlando, Nederlanda Hindio, Maroko, Britio, ktp. ktp. Riĉa literatura parto. – Lingvoscienco, k. c. Unuopa n-ro: 0.40 mk. g. Abontarifon petu ĉe la Administracio. de SAT, 23, rue Boyer, Paris-20.

— página 5 —

SENNACIULO — 77

Fervojisto propagandas esperanton

Mi estas fervojisto, pli precize lokomotiva hejtisto unuaklasa, tio signifas, ke laŭ mia kategorio mi rajtas deĵori k deĵoras preskaŭ ĉiam kiel lokomotiv-kondukisto. Ĉiuj fervojistoj en Hispanio libertempe povas senpage uzi la fervojan linion, ĉe kiu ili deĵoras, k ili pagas nur la kvaronon de l’ ordinara prezo, se ili vojaĝas sur linioj de aliaj kompanioj. Per tiaj avantaĝoj la esperantistaj fervojistoj havas bonegan eblon propagandi nian lingvon. Se estus multaj konsciaj fervojist-esperantistoj, oni multe pli disvastigus esperanton: ĉar pro la senpaga veturado ni fervojistoj povas semi nian esperantan semon en multaj lokoj.

Per la SAT-Jarlibro mi eksciis, ke en kampara vilaĝo San Esteban de Bas (46 kilometrojn for de mia loĝurbo Gerono) estas SAT-ano, kiun mi ankoraŭ ne konis. Mi skribis al li, k anstataŭ respondi li venis iun tagon persone, sed mi bedaŭrinde ne estis hejme. Post nelonge mi reskribis, proponante viziti lin miaflanke, k li kamaradece akceptis mian proponon.

Estas lundo, en kiu mi ferias; frumatene la frosto estas tre akra. Mi atingas la fervojan stacion k envagoniĝas en trajno de mallarĝa relvojo. Tiu fervoja entrepreno havas nur 56-kilometran longon. Dank’ al mia atestpapero mi pagas nur kvaronan bileton. La lokomotiveto jam fajfas; la vagonaro ekmoviĝas. Mi komencas legi Sennaciulo-n.

Je la 8½-a horo mi atingas la celon de mia vojaĝo k ekvidas sur la stacia perono inter atendantoj junulon kun esperanta stelo, kiu post saluto esperantlingva kunirigas min. Estas la celito. Ni iris al lia hejmo en vilaĝo, k dume li rakontis al mi, ke li estas masonisto, kiu laboris en Parizo k tie eklernis esperanton. Sed pro troa senlaboreco li estis devigata reveni hejmen k laboras nun kiel kamparano: lia pli aĝa frato estas la bienmastro; estas tie du junuloj kiel dungitoj por la kampara laboro.

Li prezentas al mi siajn familianojn, k lia patrino regalas min per glaso da pura bovina lakto. Inviton por tagmanĝo mi ne povis akcepti, volante viziti la esperantistaron en la urbeto Olot. Mia konato estas homo sincera, lerta k inteligenta. Mia rigardo turniĝas al la muro de l’kamparana kuirejo; tie pendas granda nigra tabulo kun multaj esperantaj vortoj surskribitaj. Mia amiko klarigas la kialon: En la antaŭa vespero okazis esperanta leciono, kiun li faris al siaj familianoj k al la du kamparanaj junuloj. Li estas vere persistema; tiun econ mi dezirus al ĉiuj esp-istoj!

Poste mia K-do prezentas min al la du junuloj, kiuj plugas sur kampo, k ni interparolas esperante. Kaj tiam mi daŭrigas la vojaĝon ĝis Olot (6 kilometrojn de tie) k mia nova kunulo akompanas min. Ni iras piede sur la ŝoseo. En la nomita urbo, kvankam nia lando estas respubliko, ankoraŭ estas tre multaj katolikoj, kiuj kontraŭstaras ĉian veran demokration. Tie troviĝas grava esp. grupo, sed preskaŭ ĉiuj grupanoj estas katolikoj. Esperanto por ili estas luksaĵo, nenio pli. Iuj katolikoj esp-istaj eĉ esprimis sin, ke ne decas disvastigi esp-on ĉe la laboristoj, ĉar ili tro bone eklernus batali kontraŭ la kapitalismon.

Havigínte al mi esp-istan adreson ĉe la urbodomo en Olot, mi estis afable akceptata de la koncernulo; li rimarkigis, ke esp-o en Olot estas tute morta. Ni kune „elfosis» kelkajn „esp-istojn», kiuj tute forgesis esp-on; ili diris, ke ili volas ree kunveni por progresigi la movadon, sed mia nova amiko devos bicikli al Olot por fari la kurson, ĉar la lokaj esp-istoj estas tro okupitaj en la — kafejo…

Jaume Miro (12 030), Gerono.

NI REE KLARIGAS:

1. Ricevas sen plia pago „Sennacieca Revuo»-n ĉiuj Gek-doj, kiuj pagis jarkomence sian kotizon laŭ la bazo de A + B-eldonoj de „S-ulo». Ĉar „Senn. Revuo» aperas simple anstataŭ „eldono A» (kiu lasta ne aperas).

2. Nemembroj povas ankaŭ aparte aboni „Senn. Revuo»-n.¹ Por tiaj abonantoj ekzistas speciala tarifo, kiu estas presita en la lasta n-ro de „La Nova Epoko» (febr.) k en la nova 4-paĝa, presita prospekto de SAT, kiun niaj varbantoj bonvolu aktive disvastigi ĉe varbebluloj!

3. K-doj, kiuj aparte abonis jam al „La Nova Epoko» (laŭ la antaŭa tarifo) k kiuj nun volas anstataŭe ricevi „Senn. Revuo»-n, devas pagi la diferencon inter la nuna abonprezo por „S. R.» k la antaŭa por „LNE»; ĉar „S. R.» estas monata eldonaĵo (sekve pli kara), dum „LNE» estis dumonata. — Sed tiu krompago ne koncernas membrojn, kiuj kotizis laŭ la alineo 1 (vd. supre).

Dir. k Adm. de SAT.

¹ Same membroj, kiuj volas havi plurajn ekz-ojn de „S. R.», ĉu por disdoni, ĉu por sendi al Sovetianoj, ktp.

EKS-TLES-ANOJ ANIĜU ĈE SAT!

Dum ses jaroj TLES provis stariĝi. Ĉiufoje, kiam ĝi provis levi la kapon, ĝi falis teren kun malpli da forto por denova provo. Post ĉiu malsukceso kelkaj estis perditaj por la movado … esperanta. De pli ol unu jaro neniu numero de ĝia organo aperis, eĉ neniu vivsigno estis videbla. Tamen ne ĉiuj malkuraĝiĝis k forlasis la esp. movadon. Tial ĉe la 12-a SAT-kongreso la lastaj TLES-anoj, kies energio ne estas venkebla, kuniĝis k studis la situacion. Konklude estis decidite voki ĉiujn anarkistojn k sindikatistojn por grupiĝi frakcie en SAT. La motivo estis, ke propra organizo ne estas vivigebla k ke post foriĝo de la plej granda parto de la bolŝevikoj el SAT, ĉi tiu povus iĝi unutendenca asocio. Konservi ĝian nunan senpartiecon estas eble, se ni grupiĝas en frakcio, k tiel ni povus laŭstatute esprimi nian opinion.

Sed subite reaperas K-doj pretaj revivigi la dekfoje mortintan Asocion, el Lajpcigo, Berlino, Stokholmo, ktp. Ĉu tiuj K-doj estas tiel subjektivaj por ne rimarki, ke laŭ nombro k monhavo ne estas eble havi anarko-sindikatistan asocion? Ĉu ankaŭ ne estas evidente, ke oni povas fari pli por sia propra ideo, se oni kontaktas kun nesamideanoj? Ĉu ne estas pli efike aperigi niajn librojn k artikolojn ĉe SAT, kie ili estos legataj milope k de konvinkotoj, anstataŭ de kelkaj centoj da konvinkitoj?

Iu K-do el Berlino skribis post la Amsterdama Kongreso: „Ĉiuj liberanaj esp-istoj, sindikatistoj, anarkistoj k a. nepre devas aliĝi al TLES, se ili ne volas resti neŭtralaj. Neŭtralo en ĉi tiu okazo ne ekzistas, ĝi estas nur perfido al la propra ideo.» Kaj poste: „nia movado devas esti — k estas — nur ero de la tutmonda prolet-batalfronto.» Ni vidas en tiuj du frazoj kontraŭdirojn. Se la esp. movado estas ero de la proletbatalo, tiam ni povas esti en neŭtrala prolet-asocio por helpi al la prolet-, t. e. al la klasbatalo, k tio ne estas perfidi propran ideon. Sed, ja bedaŭrinde, estas multaj puraj tendenculoj, kiuj

Ĉiu grupo, ĉiu aktiva varbanto

antaŭmendas kiom eble plej da ekz-oj kun antaŭpago el

speciala maja numero de „Sennacieca Revuo»

eldonota okaze de la Tutmonda Festotago de l’Laboro. Kunlaboraĵojn por ĝi akceptas la Redakcio ĝis la 25. aprilo!

Prezoj: 1 ekz. 0.30 mk g., 5 ekz-oj 1.— mk. 10 „ 1.80 „ 20 „ 3.30 „ ĉiu plia deko 1.50 mk.

HELPU al la sukceso de tiu ilustrita varb-n-ro kun dukolora titolo!

Red. k Admin.

— página 6 —

78 — SENNACIULO

metas sian ideon, sian idealon, super la intereson de la klaso, k tra ĝi de la individuo. Tiuj purpuruloj preferas esti dek en senviva aŭ surpapera asocio, ol esti cent inter milmembra asocio. Nu, kiel ni agu? — Mi konkludas, ke eĉ la liberan-tendencanoj havas intereson esti en SAT; plej gravas la intereso de la proletaro k de nia persono, tial ni kunigu ĉiujn laboristajn fortojn en kiel eble plej fortika prolet-asocio. Por sukcesi en tio, necesas eviti disigajn polemikojn k, ĉiam serĉi rimedojn de prolet-kunlaborado por plej granda profito al nia klaso.

Ĉiuj en SAT kunlaboru! Vivu SAT por la proletaro! A. Ozre.

La sekretario de la anarkista frakcio estas: K-do V. VESELS, Vespuccistrat 97, Amsterdam-W, Holando. Kiuj posedas monerojn, sendu al li. Frakcianoj irontaj al Stokholmo, sciigu tion al la sekretario!

Interesa rakonteto el esperanto-lernolibro.

Amiko, ukraino, loĝanta en Kanado, deziras lerni esperanton. Li turnas sin al mi k petas, ke mi havigu al li ukrainlingvan instruilon. Estas ne facile ricevi ĝin, sed iel mi tamen sukcesis havigi al mi tian. Hejmen veninte, mi foliumas en la lernilo k ekvidas titolon de ekzercaĵo:

„Kio estas SAT k SEU?»

Pli granda fariĝas mia intereso k ju pli mi legas sur paĝo 67 de la ukrainlingva nova gramatiko de Volevič (esperanta teksto), des pli granda fariĝas mia miro k nekredema amuzo pri tio, kio estas legebla por ĉiu ukraina leganto aŭ esp-isto, kies feliĉo estas hazarde preni la libron en sian manon. Legu atente k vi frotos viajn okulojn tiel, kiel ĉiu sensuspekta K-do:

„Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) fondita en 1921 jaro, celas la utiligon de la internacia lingvo esperanto por la klasaj celoj de la laboristaro. Ĝi batalas por realigo de la devizo „Proletoj de la mondo, unuiĝu vin!»

SAT eldonas dusemajnan gazeton kun socipolitika enhavo, raportoj pri laborista vivo en ĉiuj landoj „Internaciisto» (!!!), kiu estas organo de la klasbatala esperantistaro. „Internaciisto» (!!!) estas dediĉata al praktika aplikado de esperanto por la celoj de klasbatalo.

Ĉiu klaskonscia laboristo, kiu deziras trovi valoran helpon en siaj tutmondaj interrilatoj k emas perfektigi siajn sciojn en la lingvo, devas aliĝi al SAT, kunlabori en „Internaciisto» (!!!) k legi ĝin, varbante abonantojn por ĝi inter vastaj proletaj rondoj.» (!!!)

La sekvanta alineo estas senmensoga, same kiel ĉio estas vera, kio rilatas al SAT, kun la escepto, ke ĝia organo estas „Sennaciulo» k ne „Internaciisto». Ve al tiuj infanvartistoj, kiuj trompas siajn bonanimajn, bonkredemajn lernantojn! Viaj mensogoj pruviĝos bumerangoj,¹ kiuj resaltos por frakasi vian trosagacan kranion.

Gek-doj, zorgu, ke la mensogo forvelku vid-al-vide de la vero. Dissendu la artikolon. Diskriu la veron: SAT havas nenion komunan kun „Internaciisto», kiu malantaŭ la estimata nomo „SAT» volas rikolti, kion SAT-anoj semis. Aliĝu al SAT k legu ties malnovan laŭ nomo k spirito organon „Sennaciulo»! 1307.

¹ Indiana ĵetilo, kiu resaltas al la ĵetinto.

EKSTER NIA MOVADO

La Manĉuria Federacio de Esp-istoj unuanime decidis klopodi por proponi esp-on kiel oficialan lingvon de Manĉukuo, — por abolicii la anglan lingvon, — por enkonduki esp-on en Manĉuria fervojo k Kantung-gubernio.

En Japanio eŭropa esp-isto, reprezentanto de religia sekto Oomoto, faris dum 6-monata propaganda vojaĝo centon da paroladoj en diversaj lokoj antaŭ pli ol 10 mil aŭskultantoj k 50 ĵurnaloj publikigis raportojn pri lia vojaĝo.

En Ĉeĥoslovakio estas organizitaj proks. 300 esp-istoj en la neŭtrala „Germanlingva Esp. Ligo» k ankoraŭ malpli en „Ĉeĥoslovaka Asocio Esp-ista», dum U.E.A havas preskaŭ 1200 membrojn en tiu lando!

Per raportoj de eldonejoj en Svedio estas konstatite, ke ĝis la 1. dec. 1932 estis venditaj dum tiu jaro 10 530 kurslibroj, 4 000 korespond-kursaj instruiloj, 3 000 vortaroj k 17 000 broŝuroj entenantaj esp. „ŝlosilon» (gramatikan resumon).

Ĉinaj policoficiroj, kiuj venis el la policlernejo en Hankovo al Vieno, por studi dum 2 jaroj, eklernis en la tiea policlernejo esp-on.

La hispana ministerio por publika instruado konsentis al la Hisp. Esp-Asocio subvencion de 5000 pesetoj por ampleksigo de l’esp-instruado. 11 premiotaj geinstruistoj povos ĉeesti senpage la Univers. Kongreson en Kolonjo.

La ĉefo de japana naciista partio, urbestro de Tokio, rekomendis per radio-parolado la alprenon de esp-o kiel solan intern. lingvon.

La urbestraro de Kolonjo promesis, ke dum la ĉi-jara Universala Esp.-Kongreso en tiu urbo en unu tago la katedralo, pontoj k la maldekstra Rejnbordo estu feste iluminataj. Aliĝis al tiu Kongreso ĝis komenco de marto 354 p. el 26 landoj.

Oni petas nin kompletigi la noton aperintan en la n-ro 397 sub sama rubriko pri „Oomoto» en Kiev (Sovetio) jene: „La Oomoto-ekspozicio estas konstanta subfako en sektana fako de la Muzeo pri historio de la religio en unu el la plej grandaj en USSR ateismaj institucioj (Tutukrainia Muzea Urbeto).»

RADIO-PROGRAMO:

25. 3.: 17.50–18.00: Brno, 341,7 m, parolado.

26. 3.: 9.00– 9.30: Helsingborg, parolado. 21.15–21.50: Minsk, 1105 m, parolado. 22.07–22.30: Leningrad, 857 m, informoj.

2. 4.: 10.00–10.30: Stokholm, 435 m, Motala 1348 m k relajoj, esp. kiel kulturfaktoro.

K-do 13 025 petas, ke oni alpropagandu esp-e la direktoron de l’Katovica stacio (adr.: Dir. Stéphane, Tijmieniecki, Radio-Pologne, Kattovic (Polio). Ĉar tiu direktoro resp. al koresp-aĵoj el tutmondo, kun celo formi tutm. interkoresp-aron.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Juna Esperantisto. Internacia monata junulara revuo. Ofic. organo de Tutmonda Esp. Junulara Asocio. Red.-Admin.: Krakow, Lelewela 9 m. 2, Polio. Abono: 2.50 sv. fk. — 8 pĝ. Form. 17 × 25.

Simila gazeteto, aperinta en 1931 post la Krakova neŭtrala kongreso sub titolo „Juna Samideano», malaperis. Ĉu ĉi tiu estos pli bonŝanca? Ni atendu. La ekstera prezentmaniero de l’ gazeto ne estas tre loga: malbona papero, malgrandaj neklaraj litertipoj. Enhavo: informoj el esp. junulara movado, alvokoj, pacismo, skoltismo, kelkaj bildoj el Manĉurio.

Antaŭen en la proletan amason de la Ruhrregiono. Speciala eldono de Informilo de la lab. esp. grupoj en la Boĥuma regiono (20. nov. 32). Red. K. Zernikov, Spichernstr., Bochum.

La enhavo de tiu ĉi festnumero de polikopiita informilo (parte esp-lingva, parte germana) estas verkita de fervoraj SAT-anoj okaze de renkontiĝo, jam priparolita en la n-o 399, p. 44, iom detale. Ni notas rimarkindan salutpoemon de K-do Burger, sencoplenajn artikolojn de K-doj Zernikov, v. d. Heid, Jirŝik, Salmen k leteron de K-do el Le Havre.

NIA POŜTO

  1. — 5 akcioj ricevitaj.

Al multaj. — Neniam forgesu citi vian membromatrikulon. Adm.

MEMORNOTO

Represis el „S-ulo»:

Bulletin Corporatif (instruista), Lyon, jan.; The Los Angeles Citizen, 25. 11., esp. en lernejoj (396); The Industrial Worker, Chic., 13. 12., striko en Nederl. (396), 20. 12., germ. mizero (397); De Fakkel, Amstd., 4. 2., Proletoj ĉiul. unuiĝu (400).

Aufstieg, Stuttgart, marto (let. el Norda Afriko).

Priesper. artik. k notojn enhavis:

Le Libertaire, Paris, 6. 1.; Le Populaire, Paris, 23., 24. 1.; Le Travailleur de Belfort, 21. 1. (angulo) 11. 2.; L’Effort, Lyon, 31. 12.; L’ Ami de la Nature, Strasbg., jan/feb., (pĝ. en esp-o); Signalen, Stokh., 5., 19., 26. 1., 9. 2., 16. 2., 23. 2., 2. 3.; Arbetaren, Stokh., 10. 1.; Der Funke, Berl., 13. 1.; De Fakkel, Amsterd. (rubr.), 26. 1., 7. 2.; Nervio, Buenos-Aires, dec.; D. Volkslehrer, Harburg, 10. 1., 20. 2.; Volksblatt, Bochum, 21. 11.; Manchester Guardian, 28. 1.

Pri la SAT-Kongreso:

Signalen, Stokh., 2. 2.

Represis el „Ni Legu»:

Das Andere Deutschld., 10. 2., karnavalo.

Raportis pri la SAT-Kongreso:

Arbetaren, Stokh., 23. 2., M.

Aperigis priesp. anoncojn:

Les Tablettes de l’Aisne, Laon, L’Avenir de l’Yonne, Sens, L’Effort, Lyon, L’Ecole Libératrice, Paris.

KORESPONDADO

BELGIO

K-do C. Severius, Touwstraat 22, I, Antwerpen, dez. interŝ. PM kĉl.

NEDERLANDO

Anoj de Lab. Esp. Grupo „Ni venkas» koresp. kĉl. Gek-doj. Skribu al: K-do J. Sterken, Vorstenstr. 60, Heerlen.

SVEDIO

K-do Folke Malmgren, Sjöstrand 3, Karlstad, kĉl, pri ĉ. temoj, L, PI.

15 gelernantoj koresp. kĉl, PI, ktp. Skribu al: K-do Yngve Sandström, L. B. 220,b. Hagfors.

100 gekursanoj

dez. koresp. kĉl, pri ĉ. temoj. Respondo estas garantiata. Skribu al: „Esperanto Klubo Uragano» Valfried Göransen, Götagatan 14, Varberg (Svedio).

Presejo Oscar Wettig, Gelnhausen (Germanio)

N.º 404, 25 de abril de 1933

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

9-a JARO, N-o 404 — MONATA ESPERANTO-GAZETO — 25.4.1933

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO : 14, av. de Corbéra, Paris 12ᵉ. — GVIDANTO : E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO. ADMINISTREJO : 23, rue Boyer, Paris 20ᵉ.

EPILOGE.

Fine ni trafis la celon….

Estis jam malfrue en la nokto, k mi pretiĝis enlitiĝi, kiam oni insiste sonorigis ĉe la sojlo de mia loĝejo. Malferminte la pordon, kun granda miro mi ekvidis la bolŝevikan esperantiston Fermal k la menŝevikan Maraŝ. Kion, diablo! volas tiuj entruduloj mi pensis? Sur la vizaĝo de la du neatenditaj k nedezirataj vizitantoj radiis esprimo de kontento k de entuziasmo, k tuj ekparolis Fermal :

— Pardonu, K-do Lanti, sed ni estas certaj, ke vi ne riproĉos al ni, kiam vi ekkonos la celon de nia vizito. Ni alportas al vi tiom eksterordinare gravan novaĵon, ke vi eĉ dankos al ni pro tio, ke ni ne volis eĉ unu solan horon prokrasti ĝian konigon al vi….

Invitinte la du gajmienulojn, ke ili eniru mian ĉambron, mi diris komplezeme :

— Nu, bonvolu sidiĝi ; mia aŭdorgano estas streĉegita por aŭskulti vian raporton….

Tiam per iom knaranta voĉo Maraŝ ekparolis :

— Kiel vi certe scias, antaŭ kelkaj monatoj la supera instanco de la II-a Internacio sin turnis al tiu de la III-a kun propono pri aranĝo de unuecfronta agado kontraŭ la faŝismon. Unue venis el Moskvo ne tre favora respondo, sed post kelkaj personaj intertraktoj de la gvidantoj finfine estas nun atingita plena interkonsento, kiu esperigas post kelka tempo ne nur unuecfrontan agadon, sed eĉ rekuniĝon de la disigitaj fortoj en unu saman organizon. Tial ke mi k Fermal havas sufiĉe intiman kontakton kun la gvidantoj de niaj respektivaj partioj, ni povis esti jam informitaj pri la okazaĵo, pri kiu ĉiuj komunistaj k socialistaj gazetoj morgaŭ larĝe raportos….

— Ni tamen ne venus ĝeni vin nur por sciigi tion, se en la interkonsento farita ne estus ankaŭ tre grava decido pri esperanto, intermetis Fermal.

— KomprenEble, akcentis Maraŝ, prezentante al mi paperfolion kun peto, ke mi bonvolu mem konatiĝi per propraj okuloj kun la eksterordinare grava teksto, kiu fakte signifas la definitivan venkon de esperanto en la laboristaj rondoj.

Preninte en la manojn la folion, kun streĉa atento k granda surprizo mi legis jenon :

« … Kiel plia signo, ke la interkonsento farita inter ambaŭ organizoj (II-a k III-a Internacioj) signifas radikalan ŝanĝon en ilia ĝisnuna politiko k taktiko, estas decidite fari ĉiujn necesajn aranĝojn, por ke la internacia lingvo esperanto fariĝu kiom eble plej baldaŭ la oficiala lingvo por ĉiuj internaciaj rilatoj. Tiu decido estas motivigita per la sekvaj konsideroj :

« 1) La finfina emancipiĝo de l’ proletaro povas okazi nur mondskale ; konsekvence necesas, ke la laboristoj el ĉiuj landoj estu pli k pli intime interligitaj k sentu sin solidaraj. 2) Bedaŭrinde la malsamlingveco tre malhelpas, ke la simplaj laboristoj sentu k spertu solidaron. 3) Tia stato plie estas unu el la kaŭzoj de la facilo, laŭ kiu demagogoj kiel Musolini k Hitler povas utiligi la naciemon de la popolamasoj por trompi k sklavigi ilin. 4) La naciismo ja estas unu el la plej intensaj k danĝeraj ideofortoj k pasioj, kiuj impulsas la homojn ; sekve ĉiu taŭga rimedo por kontraŭbatali la naciemon devas esti aplikata k esperanto nekontraŭdireble estas unu el tiaj rimedoj.

« Por efektivigi tiun nian decidon, jenaj praktikaj aranĝoj estu senprokraste farataj : a) Entrepreni en la gazetaro viglan k daŭran propagandon por esperanto ; b) ektrakti kun la laboristaj esperantaj organizoj, por ke ties membroj helpu nin en la efektivigo de nia decido ; c) rekruti ĉiujn spertajn k sufiĉe klerajn esperantistojn por komisii al ili la tradukadon en esperanton de ĉiuj gravaj verkoj k dokumentoj necesaj por la klerigado k informado de la tutmonda laboristaro ; d) aperigi komence monatan k iom poste dusemajnan gravan revuon en esperanto ; e) postuli, ke post unu jaro neniu nova funkciulo aŭ oficisto povos esti akceptata, se li ne scipovas esperanton ; f) en la landoj, kie la regado jam estas en la manoj de reprezentantoj de l’ proletaro, tie esperanto estu devige instruata en la lernejoj…. »

Mi apenaŭ povis kredi je miaj okuloj k suspekteme rigardis al Maraŝ k Fermal : « Ĉu tio ne estas mistifiko », mi pensis. Sendube Fermal vidis mian suspekton k li eldiris :

— Ni komprenas vian miregon, K-do Lanti, sed tiu teksto estas tute aŭtentika k morgaŭ vi povos legi ĝin en la partiaj gazetoj. Cetere por montri al vi, kiagrade aliiĝis la spiritostato de la gvidantoj, eksciu, ke jam Trocki estas survoje al Moskvo, kie de nun li kunlaboros bonkamarade kun Stalin. Simile okazas en Sovetio rilate al malliberigitaj anarkistoj k menŝevikoj.

Aliparte en la 30-paĝa raporto el kiu ni kopiis la tekston, kiun vi jus legis, estas deklaroj tre signifoplenaj pri la nova sinteno de la komunistaj k socialistaj gvidantoj. Ambaŭ konfesas tute malkaŝe k sincere, ke ili faris en la pasinto multajn eraraĵojn k ne taksis je ĝusta valoro plurajn faktorojn, kiuj tamen ludas grandan rolon en la evoluo de l’ socioj. La kreskanta minaco de l’ faŝismo finfine saĝigis niajn gvidantojn k tial ili decidis ĉesigi la fratbatalon….

. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

Mi frotis al mi la okulojn k mirigite konstatis, ke estas tute mallume en mia ĉambro. Kio do okazis? Ĉu mi sonĝis? Kie estas Fermal k Maraŝ? Malaperintaj!…

Ne povas esti dubo : mi faris belan, tre belan sonĝon….

E. L.


Je la nomo de SAT, 23, rue Boyer, Paris 20, jam ekfunkciis jenaj novaj poŝtĉekaj kontoj :

Bruxelles n-ro 350 189 Leipzig n-ro 85 148 Wien n-ro 109 068

— página 2 —

80 — SENNACIULO

Ĉe la Stokholmaj kooperistoj.

La unua provo krei sennaciecan produkt-entreprenon kooperativan.

En la ĥaosa stato nuntempa estas ĝojige rimarki, kiel la kooperativaj organizoj malgraŭ la krizo kreskas k fortiĝas. Ili ja vere estas la estontatempa helpilo por akiro de pli bonaj cirkonstancoj, kontrolante la prezojn de la ĉiutagaj necesaĵoj, tiel kreante pli grandan ekvilibron inter en- k elspezoj, precipe por laboristoj.

En Svedio la kooperativa movado estiĝis tre forta k nun eĉ sufiĉe bone kontrolas la privatkapitalistajn entreprenojn. Se iu el tiuj lastaj atribuas al si tro grandan profiton, la kooperativa centro minacas ĝin per memproduktado de koncernaj varoj. Tiele la kooperativa centro frakasis enlandajn trustojn de margarino, faruno k kaŭĉuko, mem starigante fabrikojn por tiuj varoj, kio kaŭzis prezmalaltiĝon ĝis 50 procentoj.

La batalo kontraŭ la privataj entreprenoj komenciĝis kontraŭ la margarina trusto, kiu estis — k daŭre estas — kontrolata de grandaj eksterlandaj firmoj. Dum kelkaj jaroj tiu batalo daŭris, kiu tamen finiĝis per tio, ke la kooperativo restis venkinto. Same kun la muelila trusto, kies prezoj rilate al la produktokostoj estis tro altaj. Ĉar en tiu tempo jam sufiĉe multaj mueliloj troviĝis por la bezono de la sveda popolo k la trusto posedis ĉiujn, ili devis forlasi du el siaj mueliloj al la malamiko « Kooperativa centro », aliel la kooperativo mem estus konstruinta novajn. La kooperativo tuj post la akiro de la mueliloj modernigis ilin k poste la eblo por la trusto mem difini prezon malekzistis. Rilate al la kaŭĉuka trusto estis tiel, ke la agentoj k vendistoj atribuis al si sufiĉe altan profiton, kiun devis pagi la konsumantoj. La kooperativo unue iom ĝentile admonis la truston malaltigi la prezojn por galoŝoj — en Svedio tre multe uzata artiklo — al kio estis respondata per moko k neo. La kooperativo do decidis mem konstrui fabrikon por tiaj varoj. Rezulto — malaltigo tuja per po 2.— kr. por paro da galoŝoj, k kiam la fabriko estis preta, nova malaltigo okazis, k nune la galoŝoprezo estas sufiĉe malalta. La trusto nun tute ne havas forton plue evolui, sed devas submetiĝi kiel la margarina k muelila trustoj pli frue devis fari, sekvante la « prezpolitikon » de l’ kooperativo, ki uestas sufiĉe prudenta.

La elektraj lampoj.

Dum multaj jaroj la svedaj elektrolampaj fabrikoj estis kontrolataj de la potenca Osram- k Filiptrusto. La prezo de simpla elektra malforta lampo estis 1,35 kr. Laŭ esploroj de l’ kooperativo oni konstatis, ke eblus produkti tiajn lampotipojn por prezo de 0,85 kr. k tamen la spezara ekvilibro estus. Tiun fakton la kooperativo konigis al la ĉefoj de la koncerna trustego. Ili tamen nur skuis la kapon, rifuzante fari eĉ etan plimalkarigon de la prezoj. Samtempe la trusto provis k ankaŭ sukcesis akiri ĉiujn pli signifajn fabrikojn por lampoj, sekve ĝi regis la tutan svedan merkaton. Sed ili forgesis pri la forto de la kooperativo. Tiu nun decidis mem konstrui lampofabrikon, laŭ tute moderna stilo k instalo. La fundamenton por tiu konstruo oni faris en la jaro 1929 k la fabrikado komenciĝis fine de la jaro 1930. Komence la fabriko ne povis produkti lampojn en sufiĉa kvanto por ĉiuj mendantoj, sed jam post duonjaro ĝia produktokapablo estis tage po 25 000 lampoj. La trusto, kiu post la nura decido pri kooperativa fabriko povis vendi siajn lampojn por prezo de 1,25 kr., iom post iom plimalkarigis la prezon ĝis la sama, kiun la kooperativo jam decidinte starigi fabrikon proponis, nome 0,85 kr., k kiu estas la prezo de la kooperativa lampo.

[BILDO p.2 | 35,30,69,71] Foto de granda fabrika halo kun longaj labortabloj, ĉe kiuj sidas multaj laboristinoj; sub la plafono metalaj traboj. Subskribo: «La munta ĉambrego de l’ LUMA-kooperativo.»

Sennacieca tendenco de la entrepreno.

Jam dum la kongreso de la kooperativa alianco — la mondorganizo de la kooperistoj — 1927 en Stokholmo, oni diskutis la evoluon de la kooperativaj entreprenoj k la svedaj kooperistoj forte substrekis la deziron pri kiel eble plej intima sennacieca kunlaboro por la venko de la kooperativa ideo.

Pli frue ol oni povis imagi al si, la kooperativa centro sveda havis okazon realigi siajn dirojn k dezirojn. Per la kreo de la lampofabriko, kies produktado ja havas internacian merkaton, oni do tuj ekkomencis la provon, kiu montriĝis bona. La 28-an de majo 1931 kunsidis en Kopenhago (Danio) reprezentantoj por la kvar skandinavaj centroj : dana, norvega, finlanda k sveda kun la intenco starigi sennaciecan organizon por elektraj lampoj. La ĉefo de la sveda kooperativo, K-do Albin Johanson faris paroladon, kiu kaŭzis diskuton k post ĝi oni fondis Luma-asocion, kies tasko laŭ la unua paragrafo de la en la sama kunveno akceptita statuto estas ; « Akceli la ekonomiajn interesojn de la anoj, fabrikante aŭ havigante al ili varojn, speciale elektrajn lampojn ». En la paragrafo 4-a de la sama statuto tekstas : « Anoj povas esti kooperativaj centroorganizoj aŭ paralelaj organizoj », jen do fundamento por tutmonda organizo.

La organoj de la asocio estas : 1) la asocia kunveno ; 2) la administra konsilantaro ; 3) la estraro ; 4) la reviziantoj.

Po unu el la aliĝintaj kooperativaj landorganizoj estas ano de la administra konsilantaro, kiu siavice havas kiel taskon elekti la estraron de la asocio. Por plenumi sian taskon, la administra konsilantaro rajtas senliman kontrolon pri la librotenado k aktoj, krome havas rajton partopreni diversajn kontrolagojn.

El la superresto, kiu eventuale estiĝas per la agado k superas la rentumon da 5 procentoj je la kapitalo enmetita, almenaŭ 10 procentoj estu fondantaj rezervan fondaĵon. Post tiu rezervigo la plia restaĵo dividiĝas laŭ la vendoj de la anoj. Tamen oni povas pagi tiun restaĵon nur, se ĉiuj interkonsentis pri tio.

La statuto do estas, kiel oni povas konstati, tute demokrata.

La fabriko situas sur la bordo de la Hammarbi-kanalo de Stokholmo. Sekve la kongreskomitato provis enprogramigi viziton al tiu tute novtempa entrepreno, k mi povas ĝojigi la partoprenontojn per la sciigo, ke ni sukcesis. La kongresanoj do havos eblon vidi, kiel funkcias sennacieca entrepreno kooperativa, ĉar la fabrika ĉefo eĉ promesis al la komitato meti esperantotekstajn klarigojn ĉe la diversaj maŝinoj en la fabriko.

— página 3 —

SENNACIULO — 81

Kiel mi ĉi-supre menciis, la fabrikon nun posedas la dana, finlanda, norvega k sveda kooperativaj centroj. Sekve oni devas reklami la lampojn per la kvar lingvoj. Ankoraŭ la kooperativaj estroj ne estas konvinkitaj pri la neceso k uzeblo de esperanto, sed ĉar ili estas moderne pensantaj homoj, verŝajne la tempo ne estos tre malproksima, kiam ili konsideros nian lingvon uzenda.

La kooperativa lampo Luma jam komencis sian venkomarŝon kontraŭ la monopolfirmoj Osram k Filip, k evidente la tempo baldaŭ venos, kiam la kooperativa lampofabrikado evoluos tiom, ke ĝi eĉ estos pli potenca ol la nunaj potenculoj. Tiuj ja sufiĉe longan tempon forrabis monon de la konsumantoj per la tro altaj prezoj por elektraj lampoj.

Gek-doj! Venu al Stokholmo por mem rigardi, kiel laboras la sveda kooperativa movado. Eble ĝi havas ion por instrui al vi.

Joĉjo.

XIII-a Kongreso de SAT en Stokholmo

(5-a—10-a de aŭg. 1933).

[BILDO p.3 | 5,25,34,42] Glumarko de la kongreso: silueto de la Urba domo de Stokholmo kun turo kaj granda kvinpinta stelo; supre «ESPERANTO», sube «XIII-a KONGRESO DE SAT. STOKHOLMO, SVEDIO. 5-10 Aŭg. 1933.»

Kvara komuniko.

KONGRESA REKLAMMARKO. OKK entreprenis la eldonon de speciala glumarko por leteroj k aliaj sendaĵoj. La glumarko montras la silueton de Urba domo k sindikatfederacia domo (vd. kliŝon). Kartoj kun 20 glumarkoj kostas unu respondkuponon.

ŜANĜO DE MONO. En la sama domo, kie SLEA havas sian oficejon, apud la kongresejo, estas banka filio, kiu prizorgos la monaferojn de la kongresanoj. En tiu oficejo dum la kongrestagoj deĵoros lingvokapabla oficisto. La nomo de la banko estas : Södermanlands Enskilda Bank filial G.

POŜTOFICEJO. En la granda halo de Domo de l’ popolo, kie estos la kongresa akceptejo, ankaŭ dum la kongreso estos poŝtoficejo, en kiu deĵoros esperantisto. La direktoro ankaŭ liveros specialan stampilon por la kongreso.

LA KONGRESKOTIZO. Ĉar alvenis aliĝiloj, kiuj ne indikas la starigitan sumon, OKK substrekas, ke la valoro devas esti 3 svedaj kronoj por SAT-anoj k 5 svedaj kronoj por ne-SAT-anoj. Aliajn aliĝilojn ni ne povas konsideri.

Ĉu eblos iom malkarigi la vojaĝoprezojn aŭ ne, OKK ankoraŭ ne finesploris. Pri tio k pri la loĝeja afero ni eble povos venontmonate doni precizan komunikon. Tamen jam nun estas certe, ke estos eble havigi loĝejojn por 1,25 sv. krono tage. La tendara afero estas solvota k certa sciigo aperos en la 5-a komuniko. OKK.

2-a listo de aliĝintoj.

  1. Ernst Eriksson — Stokholmo (Svedio).
  2. John Johansson — — —
  3. Axel Norrman — — —
  4. Nils Olofsson — — —
  5. Hj. Olsson — — —
  6. A. V. Lundqvist — — —
  7. Oscar Dahrnè — Västerås — —
  8. Halvard Mildh — Stokh. — —
  9. K. Deubler — München (Germ.).
  10. J. Feibacher — S. Pölten (Aŭstrio).
  11. J. Farrand — Manchester (Anglio).
  12. K-dino Ena Farrand — — —
  13. — Ivar Mattsson — Stokh. (Svedio).
  14. — A. Eijkenaar — Apeldoorn (Holando).
  15. — Rud. Svensson — Stokh. (Svedio).
  16. K-dino Mallan Svensson — — —
  17. — Gunnar Rosell — — —
  18. — Gustav Persson — — —
  19. — Folke Rosén — — —
  20. — Ludw. Puff. — Frankfurt-M. (Germ.).
  21. K-dino E. Hoffmann — — —
  22. — J. vant Hof — Amsterdam (Holando).
  23. — H. Vagner — Stuttgart (Germ.).
  24. — Osk. Wettig — Gelnhausen —
  25. — Alf. Andersson — Stokh. (Svedio).
  26. — Agda Andersson — — —
  27. — Selma Jansson — — —
  28. — Tor Solander — — —
  29. K-dino Suz. Galo — Les Lilas (Francio).
  30. — Alb. Ozre — — —
  31. — Fr. Paquier — Paris —
  32. — Karl Österholm — Malmö —
  33. — Ernst Georgi — Merkstein (Germ.).
  34. K-dino H. A. Buis — Bussum (Nederl.).
  35. K-dino V. d. Heide — — —

La altlernejo laborista ĉe la Stokholma kongreso.

La plano pri la kongresa altlernejo laborista estas akceptita kun granda fervoro de multaj K-doj. Maldetale k nedefinitive mi jam nun povas skizi kelkajn punktojn el la programo de la kurso.

Gimnastiko. Ĉiutage — verŝajne ĉiumatene — okazos gimnastikaj lecionoj, unu speciale aranĝita por K-dinoj k unu speciale por K-doj. Praktika aranĝo de movadhora eduko estos enmetata en tiuj lecionoj.

Lekcioj. Sin anoncis kelkaj spertaj K-doj (tamen ankoraŭ nesufiĉe multaj), k la temoj estos grandaparte ŝtatekonomiaj. Ni mencias kelkajn el la verŝajne lekciotaj temoj, kiuj estos pritraktataj el klasbatala vidpunkto : « Socialista merkata ekonomio », « Monopoloj », kelkaj lekcioj pri genetiko (hereda scienco) k ĝia apliko (i. a. speciala lekcio pri ĝia apliko por plibonigi herede la homajn rasojn per la t. n. rashigieno, « eŭgeniko », k pri la nacisocialista apliko de tiu scienco), « Proleta festkulturo » pri racie klaskonscia aranĝo de proletaj festoj (ili ne restu — kiel ofte — burĝece infektitaj, sed ili estu rekte klasbatale direktitaj).

Ni ripetas niajn alvokojn en n-roj 399 (29/12 1932) k 400 (12/1 1933) pri aktiva k pozitiva intereso : ke venu proponoj k konsiloj pri aranĝo, pri personoj kapablaj por lekciado, ke sin anoncu Gek-doj, perfektaj esperantistoj, povantaj lekcii pri temoj taŭgaj antaŭ intelekta laborista publiko, temoj havantaj ian principan signifon por la evoluo de la individuo aŭ socio (temoj pritraktantaj problemojn de ŝtatekonomio, psikanalizo, seksa demando k. s. ankaŭ literaturaj, pedagogiaj, prilingvaj k similaj temoj).

La dumkongresa kurso, klerigante klasbatalulojn, montru sin kiel efika rimedo en la lukto kontraŭ la daŭre akriĝanta reakcio k por la emancipado de l’ proletaro.

Aktivuloj interrilatu kun : Paul Neergaard (15 326), Kastelsvej 21, Kopenhago, Danio.

Por ŝtopi la breĉon.

21. LISTO. 14 173. (Sauer-Eggenberg) ………. 3.- ŝil. aŭ. 18 018. A. J. Bienefelt (Delft) ………. 1.50 guld. 15 316. D. Pons (Mostaganem) ………. 1.- mk. g. 18 333. H. Cremer (Hildesheim) ………. -.44 mk. g. 3 691. J. Duinker (Den Burg) ………. 1.40 guld. 17 484. C. Delsen (Amsterdamo) ………. 1.- guld. 17 769. Pam Breeuwsma (Oudendyk) ………. -.50 guld. 18 155. ………. 5.- guld. Kolektlisto de Sat-Rondo (Stuttgart) ………. 10.10 mk. g. 18 374. k 14 382 (Plzen) ………. 11.25 kr. ĉ. Schimp (Bruselo) ………. 9.- bg. fr. R. p. (Esperantio) ………. 577.70 fr. fr. N. N. (Parizo) ………. 4.- dol. 55. (Casablanca) por „L. N. E“ ………. 10.- fr. fr. P. Gottgetreu, Hanovero ………. 3.40 mk. g. 17 228. Chavenon, Clermont-Ferr ………. 5.- fr. fr.

Krome ni ricevis 8 ŝilingojn el Anglio kiel « donacon de iu K-dino por helpi la germanajn K-dojn dum la nunaj perturboj ».

— página 4 —

82 — SENNACIULO

Komuniko de la Direkcio.

Pro la konataj cirkonstancoj en Germanio ni devis decidi forkonduki la administracion el tiu lando ; bonvolu noti en la memoron la adreson por administraciaj aferoj, kiu estas tiu de la Sidejo de SAT : 23, rue Boyer, Paris 20. Estas cetere la sama motivo, kiu decidigis nin ŝanĝi la presejon ; kun sincera bedaŭro cetere, ĉar nia presisto en Gelnhaŭzen laboris plene kontentige por ni. Ni jam nun atentigas la membraron, ke baldaŭ ekfunkcios novaj poŝtĉekaj kontoj je la nomo de nia Asocio en diversaj landoj ; tuj post instalo ni konigos ilin en « S-ulo ». Dume oni daŭrigu uzi por pagoj la ĝisnunajn poŝtĉekajn kontojn.

Nesufiĉaj ĝis nun estas la antaŭmendoj por la special-numero de « Sennacieca Revuo » okaze de la Unua de Majo. Bonvolu prikonsideri la aferon en ĉiuj grupoj k fari viajn mendojn kun pago¹) nepre ĝis la 3. majo plej malfrue al la Administracio. Tiu n-ro estos aparte belaspekta k kun elektita, tre leginda enhavo¹.

Ni sukcesis lastatempe eldoni kelkajn broŝurojn, dank’ al la financa helpo de K-doj aŭ societoj. La Liberecana Socio aperis dank’ al la prunta disponigo de monsumo kolektita en anarkistaj rondoj ; Gvidilo tra la Esperanto-Movado estas finance certigita de la Nederlanda L.E.A. ; Fremdvortoj en Esperanto aperis ankaŭ nur per antaŭmendoj k parte kun la helpo de la Libroservo de la Nederlanda L.E.A.

Se ne aperadas pli multaj verkoj ĉe la eldonkooperativo de SAT, la kaŭzo por tio ne estas en la manko de bonaj k taŭgaj manuskriptoj : pluraj verkoj estas tute pretaj laŭ teknika vidpunkto, por esti eldonataj, k nur atendas pli prosperan staton de nia kaso, por iri en la presejon.

Ni memorigas, ke SAT posedas sufiĉe grandan dormantan kapitalon en libroj ; estas sekve la tasko de ĉiu SAT-ano helpi en la cirkulado de tiu kapitalo per aĉeto de tiuj libroj k per reklamado por ili en la grupoj. Neniu forgesu, ke esp-o vivas ĉefe per sia literaturo ; ni sekve ĉiel klopodu, por ke la prolettendenca literaturo estu prospera. Ni faris nian devon ; faru la vian….

DEZIRESPRIMO

La Amsterdama SAT-Rondo, en sia kunveno de 11. marto 1933, larĝe priparolinte la elekton de nova Plenum-Komitato, konstatinte, ke la SAT-interesojn plej bone plenumis la nuna Plenum-Komitato k konkludinte, ke sub la nunaj por la laboristaro pezegaj cirkonstancoj Parizo estas la plej taŭga sidejo por nia Asocio, deziresprimas : ke la nuna Plenum-Komitato denove kandidatigu Parizon kiel sidejon de la P.K., eĉ se ĝi ne povos persvadi K-don Lanti akcepti rekandidatigon.

Por la Amsterdama SAT-Rondo : H. Bishoff (15 408) loka perantino, J. W. Minke (14 942) landa peranto.

La Pariza SAT-rondo en kunveno de la 3. aprilo decidis respondi, ke post eksiĝo de la nuna P. K. ne troviĝas aliaj Gek-doj en la Rondo por plenumi la P. K.-an taskon ; ke sekve preferinde Amsterdamo (aŭ alia vigla SAT-rondo) prenus sur sin la gvidadon.

TRA LA ESPERANTA GAZETARO

Mondorganizo aŭ Internacio?

Sub tiu ĉi titolo troviĝas en n-ro 7 de « Laborista Esperantisto » (Nederlando) interesa (nacilingva) artikolo de A.V. pri la organiza problemo. En ĝi estas prezentataj la motivoj, pro kiuj la organiza strukturo de SAT estas la plej taŭga por la unulingva laborista esperantistaro, k pro kio estus sensence, se ni organiziĝus laŭ la modelo de la jam ekzistantaj lab. internacioj.

La korekta prononcado k stilo

de esperanto estas pritraktita de K-do Skot (Scott) en la « Bulteno de SAT en Britio » (n-ro 5), kiu estas gratulinda pro tiu elpaŝo. Oni ja ne sufiĉe povas insisti pri klara prononcado, k ĉiu K-do, kiu jam partoprenis SAT-kongreson, povas konfirmi, ke por anglalingvanoj estas tre malfacile akiri la korektan k klaran elparolon.

En la japana revuo « Verda Mondo » (febr.), aperanta ĉe la sidejo de la Oomoto-sekto, la eŭropano J. Major avertas instrue la legantojn pri japanismoj, kiujn li spertis en la esp. uzado de l’ japanaj esp-istoj.

Esperanto estas nenies propraĵo.

En fruntartikolo de la aprila n-ro de « Germana Esperantisto » la estraro de la Germ. Esp.-Asocio faras deklaron pri la celo de sia ekzisto. Ĝi diras, ke la asocio celas nuran propagandon de esp-o sen interligo kun iu ideo, k sen okupo pri politikaj, rasaj k religiaj celoj. « Esp-o ne apartenas al iu popolo… krei egalrajtecon por ĉiuj sur lingva kampo, tio estas la senco de l’ esp-a movado…. » Enkonduke oni trovas citon de Hitler, rilatan al la interkompreniĝo de l’ popoloj… sub la kondiĉo de egalrajteco por la germana popolo.

Ĉu terkulturistoj bezonas esperanton?

Tiun demandon esploras F. Novljan (K-do?) en « La Suda Stelo » (Slavonski Brod, marto). Li konstatas : « La laboristoj estas internaciuloj : la laboro gvidas ilin tra la mondo, kie ili ankaŭ ellernas fremdajn lingvojn…. La vilaĝano per sia laboro estas ligita al sia tero k al sia hejmo, li estas naciulo. Lerni fremdajn lingvojn li ne havas okazon…. » Tamen F.N. opinias, ke bezono de esp-o por la vilaĝanoj ekzistas, ĉar « estas nepre necese, ke iliaj delegitoj el diversaj landoj kunvenu k pridiskutu komunajn interesojn de la agraraj landoj ». Ĝojiga konstato ĉe la fino : proks. 500 vilaĝanoj en Jugoslavio lernis esp-on. Sed oni povas sin demandi, ĉu pro praktikaj celoj aŭ nur pro la ideo….

Pri instruado de esperanto al infanoj

jenaj konsiloj de instruisto (A. Neuz) en la marta n-ro de « Ligilo » : « … Se ni volas sukcesplene labori, ni devas jungi en la laboron ĉiujn kvin sensojn, ĉiujn instinktojn, kiel ludemon, moviĝemon, imitemon, kreemon, vetbatalemon, kuraĝon, sopiron pri propra laboro, scivolemon, korpajn fortojn de ĉiuj partoj de la korpo, infanan, naturan bonhumoron…. Ĉiam ni montru al niaj lernantoj la praktikan celon de nia laboro¹. »

« Post dolĉa vino restas acida vinagro. »

CK de SEU ne sendas interŝanĝe siajn presaĵojn ; sed niaj tieaj amikoj de tempo al tempo havigas al ni ekz-on, en kiu troviĝas io karakteriza. Do trafis nin lastatempe la n-ro 5 de « Bulteno ». Ĝi estas okpaĝa k redaktita tute en esp-o — kio estas sendube eksterordinaraĵo, ĉar kutime ĝi estas grandparte en rusa lingvo. La ĉefartikolo estas vigla alvoko por disciplino al la SEU-anoj k vipado al malbonaj kutimoj, pri kiuj ĝis nun oni kutimis kulpigi la kapitalisman sistemon.

En artikolo kun titolo « korespond-kursoj de esp-o » interesa estas jeno : « Ni anoncis en « Izvestia » pri ĉio, kio estas necesa por tuj aliĝi al kursoj. La afero plisimpliĝis : « Sendu sciigon pri vi mem, la certigilon pri via salajro k trionon de la pago laŭ tarifo k vi tuj ricevos lernmaterialon. » La rezulto de tiu anonco estis, ke dum unu monato enskribiĝis 200 novuloj. Sed la ĵurnalanoncoj kostas multe… », rimarkigas la aŭtoro k alvokas la K-dojn, ke ili varbu en siaj respektivaj medioj.

Sed la plej karakteriza skribaĵo en tiu n-ro estas pli ol unupaĝe ampleksa artikolo, en kiu K-do Lanti estas superŝutata per amasego da plej krudaj insultoj. Jen kelkaj : « Malfacila estas la pozicio de Lanti. Plenumante sian lakean servon al kapitalismo, li devas venenigi la mensojn de laboristoj, enporti al ili putraĵon por malaktivigi ilin en batalo kontraŭ kapitalismo k frakasi unuecon inter proletoj diverslandaj…. » Tiel komenciĝas la artikolo k iom pli poste ni legas : « Kaj Lanti plenumas la mendon de siaj mastroj, metante sian gazeton al senpera servo por kapitalismo. » Farante nenian komenton ni nur citu ankoraŭ la konkludon, por ke la legantoj povu prijuĝi la insultokapablon de G. D., la subskribinto de tiu kotaĵo : « Ĉiu nova


¹ Prezaro por la maja specialn-ro : 1 ekz-o : 1.80 fr. fr., 5 ekz-oj 6.- fr., 10 ekz-oj 10.50 fr., 20 ekz-oj 19.50 fr., ĉiu plia deko 9.- fr.

¹ Ĉi tiu konsilo validas ankaŭ por plenaĝaj lernantoj. — N. B.

— página 5 —

artifiko de Lanti nur pruvas, ke li evidente serioze k porlonge vendis sin al la burĝaro ».

(Daŭrigota.)

AL PILORIO

En la aprila n-ro de « La Socialisto » estas skismiga artikolo de F. Chamarre, eks-SAT-ano el La Rochelle (Francio). Ni ne intencas polemiki kun tiu persono, sed opinias, ke necesas almenaŭ konigi al la interesiĝantoj, kia estas la morala valoro de tiu severe kontraŭbolŝevika « socialisto ». Antaŭ kelkaj jaroj li priploris al la « bolŝeviko » Lanti por fariĝi redaktoro de « S-ulo »; li tradukis francen la verkon de la bolŝeviko Izgur: « Je la nomo de l’ Vivo », k lastatempe li pretekstis, ke la bolŝevikoj faris skismon en F. E. O. por ne pagi sian ŝuldon al tiu organizo k eĉ respondis al ties estraro per sarkasme senhonta letero. Tiuj faktoj plifaciligas komprenon pri skismigaj klopodoj sub socialista masko….

ĈE LA LABORISTAJ ESPERANTO-ASOCIOJ

Likvido de la Socialista Esperanto-Asocio (SEA).

La estraro de S.E.A. decidis a) prokrasti la asocian kongreson en Dresdeno ĝis pli oportuna tempo; b) likvidi la Socialistan Esperanto-Asocion ĝis la 31. marto 1933; c) inviti la membraron aliĝi ekde la 1. aprilo al « Societo de Esperanto-Amikoj » por la germanlingva regiono (SEA), kiu estas politike tute neŭtrala unuiĝo. « La Socialisto » ne plu estas liverata kiel asocia organo; anstataŭe aperos depost majo « La Esperanto-Amiko » en propra eldonejo. La infangazeto « Amikecon » ne plu povas aperi.

PROTESTO

La ĉi-suba protesto estis sendita je la 15. febr. al la redakcio de « La Socialisto » kun peto pri aperigo en la marta n-ro de tiu gazeto, kiu tiutempe ankoraŭ estis la organo de S. E. A. Tial ke nek en la marta, nek en la aprila n-ro de « La S. » ĝi aperis, ni publikigas ĝin en ĉi tiu loko. Red.

En la n-ro 2 de « La Socialisto », paĝo 8, sub la titolo : « El la gazetaro » oni legas jenan finfrazon : « Kiel oni cetere juĝas pri la lernolibro eldonita de SEA? »

La estraro de SEA protestas kontraŭ tia skrib- k batalmaniero, kiu kapablas veki ĉe la legantoj de « La Socialisto » la opinion, ke ankaŭ SEA agus kontraŭ la konvencio de Göteborg k estus malfidela al SAT. La lernolibro eldonita de SEA enhavas germanlingvan tekston je la fino, do ĝi neniel kontraŭas la konvencion inter la LEA-oj k SAT. Krom tio oni ne komparu nian lernolibron, kiu ja estas verkita por komencantoj kun la « Lego-kajero de ALLE », kiu estas por K-doj, kiuj jam lernis nian lingvon.

La SEA-estraro : L. Puff.

Kial k kiel mi fariĝis esperantisto k SAT-ano.

Estis la lasta mondmilita jaro. La laboristaro de Finlando, kiu longe batalis kontraŭ malsato, fine ribelis k post trimonata interna milito estis subpremegata de la burĝa klaso. Preskaŭ cent mil gelaboristoj poste suferis en malliberejoj. Pli ol dekono el ili malsatmortis aŭ estis mortpafata. La resto estis kondamnata al punlaboro de du ĝis dek kvin jaroj, dumvive aŭ por suferi ekzekuton. Ankaŭ min oni honoris per dumviva kondamno.

Post terurega esploraresto oni min enŝipigis k transportis al fina punejo, por konatiĝi kun la nova vivkariero. Tamen okazis malhelpo en la komenco. Mi emis legi k skribadi k laŭ eblo uzadis tiujn tempopasigilojn. Sed nesciante la morojn de tiu instituto, mi skribis leteron por mia familio k nur poste eksciis, ke estas malpermesite sendi leterojn laŭ ĝistiama maniero. La skribaĵo do restis en mia poŝo k spiono, lokita en komuna ejo, raportis al la estro de l’ punejo, ke mi estis skribinta ion. Sekve de tio mi estis enkarcerigata por tri monatoj, kun naŭtaga malsatpuno kiel komenco. Tiel do eĉ legado estis al mi neebligita por kvaronjaro.

Forpasis la unua jaro malliberula, la plej terura en mia vivo. Dume finiĝis la tutmonda hombuĉado k renversiĝis la dorsapogo de la hejmaj tiranoj. Ne surtroniĝis la unua reĝo, elektita por Finlando. Ankaŭ la ebristato de l’ venko elvaporiĝis el la kapoj de la venkintoj. Libero estis la signalvorto de la amikoj de politikaj malliberuloj. Denove oni sendis okdek deputitojn socialistajn en la parlamenton, kiel estis antaŭe. Entute estas ducent deputitoj. Sekvis amnestio, dua, tria. La kaptitoj, kondamnitaj eĉ por dek jaroj, estis liberigataj. Ankaŭ oni klopodis mallongigi la verdiktojn. Tiel okazis ankaŭ pri mia afero. Unu tagon mi estis kondukata al la estro de l’ punejo k tiu laŭtlegis al mi informon, ke la plej alta tribunalo kontrolis la kondamnon de N. N. k ektrovis justa malaltigi la dumvivan punon ĝis dek jaroj.

Venontan fojon, kiam mi havis la favoron por viziti librejon, mi trovis esperantan lernolibron k poste ekstudis ĝin. Kun kreskanta entuziasmo mi enprofundiĝis la geniaĵon de Zamenhof k post du semajnoj, kiam estis tempo redoni la libron, mi tre bedaŭris, ke mi devis ĝin ellasi. Sed la instruisto, kiu min demandis pri la signifo de kelkaj vortoj, eble almetis nulon en mia meritaro, ĉar mi nenion sciis pri la vortoj. Mi ja ĉefe enkapigis nur gramatikon, k tio bone helpis pluan studadon post la liberiĝo.

Kial mi ne antaŭe aliĝis al SAT? Nu, tion malhelpis la antipatio, kaŭzita de politiko, kiun ĉi tie uzadis friponoj en la nomo de iu ismo. Pro tio mi atendis, ke enaeriĝu la fanatiko el « S-ulo¹ » k tio okazis dank’ al la malĝentila trudemo de senbriduloj². Mi aliĝis k la kvarcenta numero de « S-ulo » alportis al mi la saluton de supernaciaj Gek-doj. Mi sendas la plej sinceran saluton al SAT-aliĝintaj Gek-doj k admonas ekstere restintajn sekvi ilian ekzemplon, ĉar esperanto ja plene meritas la atenton de laboristaro, kiu estas destinita ĉesigi la nunan maljustaĵon, laŭleĝan rabadon.

Aktiva 18288.

¹ Sennaciulo.

² Koncernas la skismulojn de la SAT-movado. — Red.

Pri ferivizitoj.

Fidela al mia propono en « S-ulo », fine de la pasinta jaro, mi raportu ĉi-loke pri la sukceso de mia alvoko pasigi feritagojn en Bottrop (Germ.). Pasis nur unu semajno post publikigo de mia alvoko, kiam K-do anoncis sin. Leterinterŝanĝo rezultigis venon de plia K-do. Restonte dum unu semajno, en komenco de junio, en la Rur(Ruhr)-regiono, ili havos certe okazon konatiĝi tiel kun la lokaj Gek-doj kiel kun la laborista vivo de la regiono. Tiucele okazigota interurba renkontiĝo espereble venigos are verdstelanojn al nia urbo. Nialokaj K-doj promesas kiel eble plej agrabligi tiujn tagojn al la nederl. K-doj, k ili jam nun senpacience atendadas ilian alvenon. Hejmenvenonte niaj gastigotoj rakontu en « S-ulo » pri siaj spertoj.

En julio min k alian K-don volas gastigi Gotenburgaj K-doj; ĉu efektiviĝos? En aŭgusto mi deziregas viziton de K-do el Francio aŭ Belgio.

15026.

***

Kiel finon al nedezirinda k miskomprenojn elvokinta debato inter du nederlandaj K-doj pri supra temo (vd. n-rojn 392, 397 k 399) ni ricevis ankoraŭ skribaĵeton de K-do 15 547, en kiu ĉi tiu K-do diras, ke lia artikolo ne estis direktita kontraŭ persono, sed estis pure priafera. Li rekomendas la modelan labormanieron tiurilatan de K-do 15 026 k bedaŭras, ke K-do Wiersma sin ne defendis en la gazeto, kiel proponis la redakcio, kontraŭ la riproĉoj, se ili estus nejustaj.

EN NIA MOVADO

KRONIKO

ĈEĤOSLOVAKIO. Plzen. En la grupo Kulturo paroladis K-do Brauer el Bratislava pri nia movado en Svedio, pri kiu li tre favore esprimiĝis. Li gvidis tie esp. kursojn. Aussig. Okaze de internacia laborista sportfesto en nia urbo (la 5. aŭgusto 1933) kun grandaj manifestacioj ktp. ankaŭ la estraro de Ĉeĥ. LEA (soc. dem.) decidis aranĝi bonefikan propagandon. Ni intencas instali lumreklamon proksime de l’ sporta stadio. Ni akceptas propagandaĵojn, k se la K-doj povas sendi, ankaŭ iom da mono sub devizo « Laborista festo Aŭssig ». Adr. K-do Ed. Paŭl, Langegasse 38, Aussig E. Pri sportaferoj oni sin turnu al « Arb. Turn-u. Sportverbd., Bahnhofspl. 1, Aussig (F. Tišer) ».

[REKLAMO p.5] Haviĝu al vi, se vi ne jam estas abonanto, SENNACIECA REVUO N-RO 2 — El la enhavo : La revolucia mistiko. — Plimultiĝas la vokoj kontraŭ la milito. — Hindiaj problemoj. — Fibra industrio en Japanio. — Nia malvenko en Germanio. — Literaturo el Sovetio. — Marksismo, ktp. ktp. — La unuopa kajero kostas 2.50 fr. fr. 16 paĝoj. — Ilustrita. — Mendu ĉe Administrejo de SAT, 23, rue Boyer, Paris (XXe)

— página 6 —

JAPANIO. Saijo (Nagano). Kurso por 74 gelaboristoj de silkfabriko dum 3 vesperoj semajne; en najbara urbeto Dacuŝiro simila kurso por 65 gelaboristoj.

SVEDIO. Arvika. 24 novaj klubanoj. Esperantaj deklamoj en festkunsido de 19.2. Bollebygd. Jarkunveno (1.2.). 5 kursoj kun sume 40 p. Boras. Unua konferenco de l’ Gotenburga LEA-distrikto (12.2.), Reprezentitaj estis 6 kluboj, kiuj elektis estraron en Gotenburgo. Teatra grupo prezentis duaktan originalan teatraĵon de K-do V. Ekström, Ĉ. 50 ĉeestantoj. Boxholm. ABF-kurso laŭ iniciato de l’ metalista sindikato kun 60 l. Rektmetoda instruo de K-dino Gyllsdorf. Forshaga (Vermlando). Nova klubo fondita kun helpo de ABF; 19 anoj. Gustavsberg. Okazis « holanda vespero » (18.2.) kun parolado k muzikado de K-do Aarse. Gällivare. Komenca k daŭriga kursoj, helpe de ABF. Gotenburgo. Daŭriga kurso por senlaboruloj (gvidas K-do Lindqvist). K-do E. Ekström gvidas kurson por komenc. (20 p.), por daŭrigantoj (30 p.). Pluraj novaj kursoj ĉe ABF-klubo. Höganäs. Itala K-do lekciis la 18.2. ĉi tie, en Landskrona la 8.2. (kie ĉeestis 300 p.). Lidingön. 2 studrondoj. Malmberget. Jarkunveno kun festeto bonsukcesa la 11.2. Malmö. K-do Neergaard (Kopenh.) lekciis la 25.2. pri la strukturo de esp-o. Skoghall. Sukcesa infankurso de K-do Glöckner. Du plenaĝulaj kursoj kun 80 p., el kiuj multaj jam aliĝis al la klubo. Stokholmo. La anarkista grupo havis letervesperon (25.2.) kun 57 leteroj k poŝtk. ricevitaj el 18 landoj k festeto. — En la Stokholma distrikto lernas nun ĉ. 750 p. en 50 studrondoj kiujn gvidas 20 Stokh. k 2 eksterlandaj instruantoj. Ne malpli ol 150 tramistoj nun studas la lingvon en Stokh., krom la tramistidoj, kiuj kolektiĝis en 2 rondoj kun 50 l. La kanthoro « La kantobirdaro » aranĝis feston (4.3.), kiun ĉeestis 200 Gek-doj kun konatuloj. Svalöv. Itala K-do parolis plurloke en ĉi tiu regiono antaŭ ĉ. 300 p. — 76 p. en la kursoj de l’ klubo. Töreboda. Kurso kun 20 p. Krome lernas 40 infanoj el 3 popollernejaj klasoj (instruanto : Ŝuldenfraj). Varberg. Kurso kun 75 p. En kurso por progresintoj studas 15 l. (Laŭ « Sveda Lab. Esp. »).

Ekster nia movado.

La itala ministerio de publika instruado sciigis en sept. 1932 al la prezidanto de l’ Itala Esp Federacio, ke libervolaj kursoj de esp-o estas ĉiam permesataj ĉe ĉiuj italaj lernejoj.

Esperanta rubriko (10 paĝoj el 60 en esp-o) estas malfermita en japana monata revuo por infankulturo, kiu celas interligon internacian de infanoj. Esp-o estas akceptita por korespondado (Adr. : Teikoku Jidoo-Kioikukai 20, Niŝi-Gohenĉoo, Uŝijome-ku, Tokio, Japanio).

Erjo (Herriot), eks-ĉefministro de Francio, laŭdis refoje la valoron de esp-o por la repaciĝo de l’ popoloj okaze de vizito de fraŭlino Zamenhof kiel esp. instruantino en Ljono (Lyon).

La katolikaj esperantistoj registras la aliĝon de episkopo en Ĉeĥoslovakio al ilia movado.

Japana eksministro k konata parlamentano Jukio Ozaki esprimis sin en gazetartikolo tre favore por esp-o; lia filo estas fervora esp-isto.

La urbestraro de Roterdamo (Nederlando) subvencias per granda sumo (pli ol 70 mil guld.) la deĝi instalitajn kursojn por senlaboruloj, inter kiuj ankaŭ troviĝas esp. kursoj, kiuj (sekve) partoprenas en la subvenciado.

En Novzelando (Masterlono) okazis findecembre 1932 la 4-a tiulanda esp. kongreso, en kiu estis akceptata petició al la registraro pri oficiala instruo de esp-o en la publikaj lernejoj.

De la 21. junio ĝis la 1. julio okazos en la Esperanto-Domo en Arnhem (Nederl.) internacia kurso por la geoficistaro de poŝto, telegrafo k telefono.

En Holiŭd (Hollywood), Usono, oni preparas esp-an filmon, kies ĉefan virinan rolon havas la aktorino Marion Marŝ (Marsh), kiu lernis la lingvon dum kelkaj monatoj.

La Nacia Patronaro por Turismo decidis doni al Hispana Esp-Asocio 2 500 pesetojn por esp. laboro al turismo. Ĝi eldonos ilustritajn priskribojn en esp-o. Adr. : Patronato Nacional del Turismo, str. Medinaceli 2, Madrid.

[REKLAMO p.6] ĈEĤLINGVANOJ! « La Laborista Esperantismo » de K-do E. LANTI jus aperis en ĉeĥa lingvo! — Jam ekzistis angla, germana, nederlanda k sveda eldonoj de tiu populariĝinta broŝuro, kiu estas bonega propagandilo, ĉar ĝi pravigas k fundamentigas nian movadon. Mendu do senprokraste k grandkvante la ĉeĥlingvan eldonon ĉe : Laborista Ligo Esperantista, Prago VII, Domovina, aŭ ĉe K-do Pelcman, Plzen, Sladkovského 29. — Prezo 2.50 kč., per poŝto 3 kr. Oni povas pagi per ĉeĥoslov. poŝtm. en letero.

[REKLAMO p.6] Presita vorto estas armilo. Varbu por via gazeto!

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

La Suda stelo. Organo de la Esp.-movado en Jugoslavio. Adr. Slavonsky Brod, poŝtfako 44. — Poŝtĉeko Zagreb 37 556. Abono (enlande) 48 din., (eksterl.) 1 us. dolaro. Form. 20 × 28 cm. — 18 pĝ. Jan. 1933.

Tiu nova gazeto, kun kolora kovrilo, estas redaktita tute en esp-o k enhavas detalan kronikon pri la movado en Jugoslavio, parte ankaŭ laborista, k artikolojn pri historio k ekonomio de tiu lando.

Tutmondo Esperanta. N-oj 1 k 2 (jan., feb.). Adr. : Karlsruhe, Dammerstockstr. 15, Fr. Schloe. Kvaronjare : 0.40 mk. g. Form. 16 × 24. Amuza k sciiga. 12 p.

Laŭ la klarigo de l’ redakcio la eldonaĵo havas proksimume la saman taskon kiel « La Lernanto » aŭ « La Praktiko »; do la red. rimarko, ke « mankas tiaspeca gazeto », estas neĝusta. La proverbeca esperantista gazetfonda manio ankoraŭ praviĝas….

La Regno de la Homo. Organo de renovigo homa k socia. Gvidanto : Henry Liberge, 12, rue de la Fontaine, Bièvres (S. O.) Francio. Abonpr. 6 fr. (en Francio 5 fr.) por 4 n-roj jare, 30 p. Form. 15 × 20 cm.

La prezentata n-ro (vintro 1932) estas parte esperanta, parte franca. La enhavo : kontraŭdogma, kontraŭmilita, por socialismo k kontraŭ la burĝaj antaŭjuĝoj (pri nudismo ekz). La presmaniero tre primitiva; la esp-a teksto parte sen supersignoj (almenaŭ en la unuaj paĝoj). La lingvo ne tute senerara.

[REKLAMO p.6] Ĉu vi jam legis : P. Neergaard — FREMDVORTOJ EN ESPERANTO — Ĉi tiu lingva studo estas bonvena helpo al ĉiu serioza esperantisto. 64 paĝoj. — Prezo : 1 svisa fk. (5 fr. fr.). — Oni pagas por tiu libro ne al la aŭtoro, sed nur al : Administrejo de SAT, 23, rue Boyer, Paris XX.

MEMORNOTO

Represis el « S-ulo » : L’Unité, Paris, 18.3. (Proletoj el la mondo, 400).

Priesper. artik. k notojn enhavis : Signalen, Stokh. 9., 16., 23., 30. 3., 6. 4.; De Fakkel, Amsterd., 16., 28. 3., 5. 4.

Pri la SAT-Kongr. raportis : Arbetaren, Stokh., 31. 3., 5. 4.

NIA POŜTO

11 082 k. a. — Ĝis instalo de la novaj poŝtĉekaj kontoj vi povas, pagante al la ĝisnunaj, indiki kiel vi faris ĝis nun, la celon de l’ pago dorse de l’ ĝirilo (por eviti duoblan poŝtelspezon). Okazos nur prokrasto de kelkaj tagoj por la transsendo el Lajpcig.

Grodnano. — Ni faras nian eblon por eviti neologismojn; « pelotono » ne troviĝas en « Pl.V. »; en franca vortaro de G.-M. la trad. estas « duonroto ». Enkonduko de « pelotono » tamen estas pridiskutinda.

13 606. — Ni ricevis malmultajn rap. el G., k neniu K-do parolas sufiĉe libere k malkaŝe. Tamen ni preparas ampleksan artikolon pri Germ. por la maja « SR. ».

[REKLAMO p.6] Esperanto-Klubo de Lysekil aranĝos letervesperon la 7-an de majo. Sendu PK k L multnombre! Respondo garantiata. Adreso : Sven Utberg, Dalskogen. Lysekil (Svedio).

Alvoko al ĉiuj bonpensuloj.

La subskribinto iniciatas helpagadon por la germana infanaro endanĝerigita per la nuna reĝimo en Germanio. Ĉi tiu agado estu farata libere de ĉiu politika pasio. Oni vidu nur la interesojn de la infano k nepre nenion alian. Tiucele estu starigotaj komitatoj, zorgontaj pri la protekto al germ. infanoj. Ĉiu simpatianta kun tiuj pensoj sendu nomon k adreson al S-ro I. Keesing, Grensstraat 12, Amsterdam-O, kiu klopodos pri plua disvolvo de la afero.

Resume laŭ gazetarservo de Ned. Fed. de Lab. Esp-istoj.

KORESPONDADO

Unu enpreso, simpla trilinia anonceto kostas 5 fr. fr., ĉiu plia linio 3 fr. fr. — Grandaj anoncoj kun kadro : po kv. cm. kostas 1.20 fr.

POLIO

Filatelistoj! Ĉiu, kiu dez. interŝ. PM el tuta mondo, devas aliĝi al Filatela Klubo. Honesta k ĝustatempa interŝ. certigata. Postulu prosp. laŭ adr. : Wladysl. Lekowski, Skrynka poczt. 10, Warszawa-Zoliborz.

SVEDIO

Du tipografistoj k ferlaboristo dez. kor. kun eksterl. Gek-doj. Tipografo Gösta Holmkvist, Tegelgårdsgatan 8; tipog. Stig Lidman, Stora Nygatan 65; ferlab. Otto Ohlsson, Tegelgårdsgatan 8, Malmö.

RADIO-PROGRAMO

26.4. : Leningrad (857 m). informoj (same 29.4.). 29.4. : Zagreb (307,1 m). parolado.

BRODARD ET TAUPIN, Coulommiers-Paris.

N.º 405, 25 de mayo de 1933

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

9-a JARO, N-o 405 — MONATA ESPERANTO-GAZETO — 25.5.1933

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO : 14, av. de Corbéra, Paris 12e. — GVIDANTO : E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO. ADMINISTREJO : 23, rue Boyer, Paris 20e.

EPILOGE

Marks ne estis marksisto.

Laŭ mia promeso ĉi tiuj epilogaj diroj ne devas esti enuaj k kaprompaj…. Mi kutimas plenumi promesojn, libere faritajn, sed ĉu estas eble paroli pri marksismo, ne devigante la leganton dormige cerbumi? Eble jes. Almenaŭ mi provos. Bonvolu aŭskulti jenan anekdoton :

Antaŭ dektri jaroj, ĉe la fondo de SAT en Prago, mi havis la okazon konatiĝi k interparoli kun K-do, kiu jam de longe estas profesoro pri marksismo. Dum nia interparolo li demandis :

— Ĉu vi konas persone la aŭtoron de tiu serio da artikoloj, aperintaj en Esperantista Laboristo kun la titolo : « For la Neŭtralismon! » k subskribitaj Sennaciulo?

Aplombe mi respondis, ke ne. Kaj por trankviligi mian konsciencon, mi diris al mi : nur saĝuloj ja konas sin mem.

— Almenaŭ mi estas certa, ke li estas marksisto, aldiris mia interparolanto.

Verdire, kiam mi aŭdis tiujn vortojn, mia surprizo estis granda. Tiutempe mi eble jam ne estis leginta eĉ « La Komunistan Manifeston ». Ĝis tiam la socipolitikaj aŭtoroj, kun kies verkoj mi konatiĝis, estis Bakunin, Kropotkin, Reklu, Grav k. a. anarkistaj teoriuloj. Forpasis relative multaj jaroj. La tutan verkaron de Marks mi funde ne studis; tamen el ĝi k pri ĝi mi legis multon. Malgraŭ tio mi ne kuraĝus diri, ke mi estas marksisto. Tion mi tute ne scias k eĉ ne deziras scii. Starigante soci-politikan demandon, neniam mi ekhavas la penson traserĉi en la verkoj de Marks por trovi respondon. Mi havas la konvinkon, ke neniu el la plej kompetentaj komentistoj de Marks povas prave havi la pretendon scii, kiuj estus la pensoj, la sinteno de ilia majstro antaŭ nuntempaj problemoj.

Sendube estas interese scii precize, kiel okazas la ekspluatoprocezo de la kapitalo super la laboro. Tion montris Marks tre klare. Sed tia scio ŝajnas al mi nur flanka afero. Koni la kaŭzojn de malsano ne ĉiam sufiĉas por resanigi pacienton. Doni bonan recepton povas esti tute vana afero, se la malsanulo ne scias, ne povas aŭ ne emas apliki ĝin. La persona, sugesta influo de kuracisto povas iafoje pli efiki ol medikamento. En la vivo de l’ socioj psikologiaj faktoroj, senpezaj fortoj ankaŭ ludas gravan rolon. Eĉ en ĥemia komponaĵo katalizaj¹ fenomenoj estas necesaj por ĝin modifi. Ĉu Marks, k ĉefe la t. n. marksistoj, taksas sufiĉe alte tiajn faktorojn? Mi emas kredi, ke ne. La klarigoj, kiujn ekzemple ili donas pri la lastatempaj okazintaĵoj en Germanio, ŝajnas al mi tute ne sufiĉaj, ne konvinkaj.

En la antaŭparolo al « Naciismo » mi parolis pri la forto de ideoj k la Hitlera movado tre bone pravigas k ilustras tiun vidpunkton. En Germanio la socialisma ideo jam forte penetris en la mensojn de l’ proletaro; sed la naciismo restis tamen tre forta, tial ke neniu partio penadis ĝisradike detrui tiun ideon per laŭcelaj rimedoj. Sufiĉis do al lerta demagogo kunigi tiujn du ideojn (naciismo k socialismo) por starigi movadon, kiu donis al li la regadon super la lando.

Sed ne estas mia intenco pritrakti nun tiun temon. Mi celas nur altiri denove la atenton de la SAT-anoj al tio, ke estas ĉiam danĝere akcepti iun ajn teorion, doktrinon senkomprene, blinde, fide al ĝiaj komentistoj. Tia akcepto signas ĉe la ano religieman spiritostaton. Kiam homoj sin demandas unue, ĉu ĉi tio aŭ tio konformas aŭ ne kun iu doktrino, anstataŭ senantaŭjuĝe esplori la realaĵon, la krudajn faktojn, tio estas signo de spirita malviglo k kondukas neeviteble al starigo de nova religio kun novaj pastro-komentistoj. Ekzemple, kiam sovetiaj teoriemuloj komencis cerbumi por doni marksisman pravigon pri la ekzisto de esp-o, estas nekredeble, kiom da sensencaĵoj ili eldiris, kiom da ridindaj skolastikaĵoj ili elpensis….

Ĉe la VIII-a Kongreso de SAT, kiun partoprenis pluraj sovetiaj K-doj, la SAT-anoj agis tre saĝe, akceptante unuanime aldonon al nia Statuto, laŭ kiu ni ĉiuj devas zorgi, ke niaj opinioj neniam fariĝu nediskuteblaj dogmoj.

Se la marksismo difinis ĝuste la vojon, kiun nepre sekvos la homa socio, la venko de Hitler povas esti nur nelongdaŭra. Lia fajra detruado al la marksistaj libroj estas do tute vana entrepreno. Sed, sammotive, ne multe helpas al la sukceso de l’ marksismo la aserto, ke ĝi estas la vero, la sola, kiu devas esti oficiale k devige encerbigata….

Sur la propagandiloj, kiujn ni eldonis antaŭ dektri jaroj, mi relegas interalie jenon :

« La ideala socio ne devenos tute preta el Revolucio, kiun kelkiuj prezentas al si kiel panaceon. Estas do nepre necese sin prepari, sin ekzercadi al la tasko de mondcivitanoj, forigante el si mem la nenaturajn naciecojn, kiujn la ŝtata, enlanda edukado metis dum nia infanaĝo en niajn kapon k koron. SAT celas kutimigi sian anaron al eksternacia sent-, pens- k agadkapablo. Ĝi zorgas, pri la kreado de spiritostato, kiu harmonios kun la estonta socio, kiam la perforto nuna, la ekonomiaj, lingvaj k ŝtataj limoj ne plu ekzistos. SAT celas krei sennaciecan popolon. »

Mi ne scias, ĉu tiuj diroj estas aŭ ne marksistaj. Skribante ilin, tiam mi tamen estis bolŝeviko, ĉar partia membro-karto kuŝis en mia poŝo; tiam miaj sampartianoj ne malaprobis tian « idealismon ». Ĝi ne ankoraŭ fariĝis herezaĵo. Hodiaŭ, rigardante al la disigita laborista movado, certe neniu asertos, ke tia stato estas la rezulto de troa idealismo : ĉie regas suspekto, malamo, fanatiko, mensogo, fratbatalo. Tial, pretiĝante forlasi la gvidpostenon, mi emas memorigi al la K-doj la principojn, kiuj ekde la komenco signis al ni la vojon. Miaopinie, ili restas same taŭgaj hodiaŭ; ili certigis la sukceson de SAT dum multaj jaroj k nur kiam fanatikuloj k « realistoj » volis ignori ilin, venis la disiĝo k malprospero.

Al tiuj, kiuj sin nomas marksistoj, mi volas memorigi, ke iun tagon, aŭdinte, ke ekzistas « marksistoj », Marks mem pikparole eldiris : « Mi almenaŭ ne estas marksisto!… » La genia aŭtoro de « La Kapitalo » sendube jam ĉagreniĝe antaŭvidis, ke liaj instruoj fariĝos por kelkaj el liaj disĉiploj dogmaj, senvivaj parkeraĵoj.

E. L.

¹ Katalizo, fenomeno, per kiu ŝtofo efikas sur reakcion (naskas aŭ akcelas ĝin), sen ke ĝia konsisto ŝanĝiĝu dum tiu reakcio.

— página 2 —

86 — SENNACIULO

Antaŭkongreso al la XIII-a en Malmö.

La esperantistoj de Malmö aranĝos ĵaŭde, la 3-an de aŭgusto, antaŭkongreson en sia urbo. Atentu do, Gek-doj vizitontaj Stokholmon okaze de la XIII-a Kongreso! Ni zorgos kiel eble plej bone pri senpaga tranoktejo por ĉiuj eksterlandanoj, kiuj anoncos sin, k faros ĉion por agrabligi la restadon ĉi tie. La Parko de l’ Popolo (la plej grandioza popolparko en Svedio) estos la ejo por la aranĝo. Proksimuma programo :

  1. Kolektiĝo en la parko je la 18-a horo.
  2. Reprezentanto de la Komitato salutas la gastojn.
  3. Reprezentantoj de Malmö-aj laboristaj organizoj salutparolas.
  4. Esperantista ĥoro.
  5. Salutparoloj de eksterlandaj K-doj.
  6. Kolektiĝo en la restoracio.
  7. Parolado por esp-istoj k invititoj pri lab. esperantismo.

Eventualaj pliaj aranĝoj. Por K-doj, kiuj venos unu aŭ plurajn tagojn pli frue, ni bone aranĝos la restadon. Adreso de la Komitato :

E. Norman, Stureg. 9, Malmö (Svedio).

********************************

Ĉe la Laboristaj Esperanto-Asocioj.

La 18-a Kongreso de la Federacio de Lab.-Esperantistoj en la regiono de la nederl. lingvo.

Tiu Kongreso okazis de 15/17 aprilo en Amsterdamo, en la konstruo « De Brakke Grond », konata de multaj SAT-anoj. Ĝin vizitis pli ol 500 anoj; reprezentitaj estis 60 sekcioj kun sume proks. 1 700 anoj. 8 sekcioj ne sendis reprezentantojn. Memorige raportis la prezidanto, K-do Faulhaber, en la malferma parolado, ke la nombro da anoj en la sekcioj kreskis per 600; ĉeestis 15 novaj sekcioj unuafoje ĉi tiun kongreson.

[BILDO p.2 | 32,42,64,63] Foto de la kongresa salono plena de homoj; super ili pendas standardoj kaj rubandoj kun surskriboj, inter ili «ESPERANTO».

Starigitaj estas Ekzamena Komitato, provincaj distriktoj, federacia konsilantaro k gazetar-servo. Eldonitaj estas lernolibro por komencantoj; studlibro « La konsilanto »; historia libreto (en kunlaboro kun SAT) « La Gvidilo ». Ĵus aperis propaganda maja n-ro de « Lab. Esp-isto » kun eldonkvanto de 60 mil ekz-oj.

La kongreso estas buŝe salutita de reprezentantoj de la Lab. Sportligo (NASB), Liberpensula Societo (De Dageraad), Internacia Kontraŭmilita Asocio (IAMV), I. T. E. T. T. (holanda sekcio de transportlab. esp-istoj) k Societo por blindaj esp-istoj k letere de pluraj sindikatoj. Ok leteroj el div. landoj trafis la kongreson.

Okazis 4 kunsidoj. La unua estis plej grandparte okupita per la malfermo k salutoj, en la aliaj, gravaj proponoj estis serioze pritraktataj. Escepte negrava incidento dum pritrakto de la raportoj, la kongreso montris preskaŭ unuanime sian inklinon al daŭrigo de konstrua laboro laŭ la nuna formo. La opozicio, kiu laŭ decido de la unua kongreso de IPE en Berlino klopodis penetri por skismiga celo en la Federacion, k prezentis tiucelajn proponojn, plene malsukcesis. Estis vere iom kompatinde konstati, kiel la opoziciuloj klopodis defendi — vane — siajn proponojn k starpunkton.

Ĉu ili ankoraŭ post la kongreso iris hejmen kun la konvinko, ke IPE povus utili al la klasbatalo, laŭ sia strukturo, k ne kun tiu ekkono, ke nia movado, ke SAT estas, laŭ sia fundamenta koncepto, pli perspektivohava?

La kongreso aprobis la raportojn k la buĝeton, kiu sumiĝas je 6 000 guldenoj. La proponoj por nuligi la Apeldornan rezolucion, prezentitaj de la opozicio, ne estis pritraktataj pro akcepto de ordopropono.

La propono de la estraro rilate al « Sennaciulo » estis akceptata per 1510 voĉoj kontraŭ 158. Depost la 1-a de julio proksima, la anoj do ricevos sinsekve ĉiumonate « Lab. Esp-isto » n k « S-ulo » n. « L. E. » do fariĝos monata organo.

La ceteraj proponoj, kiuj precipe estis internaj, trovis plenan atenton ĉe la kongreso. Ĉe V. A. R. A. k S. A. R. O. V. (radio-societoj) ni klopodos akiri disaŭdigon de esperanto-kurso k komunikoj.

La malnova estraro estas reelektita escepte K-do Krijt, kiu eksiĝis kiel estrarano. Novelektita estas K-do de Lange. Per instiga parolado al la kongreso, ke ni sukcesu daŭrigi niajn laborojn favore al nia movado, K-do Faulhaber fermis la kongreson. Kiel kongresa urbo por la proksima jaro estas elektita Antverpeno, laŭ invito de la tieaj Gek-doj. Okazis dum la kongreso apartaj kunsidoj de ITETT, SAT-anoj, sovetamikoj k soc. frakcio.

La 16-an vespere okazis interfratiĝa vespero bonege vizitita. Ĉi tiu aranĝo havis speciale kontraŭmilitan karakteron. Prezentata estis la filmo « Nenieslando ». En tiu filmo diversnacianoj pro milita sorto estas kune, sed apenaŭ povas interkompreniĝi sin. Ili estas viktimoj de la milito. Fine pro la milito preskaŭ freneziĝintaj, ili ekmarŝas por kontraŭbatali la militon…. Milito… kial? por kio?….

En tiu aranĝo kunlaboris I. V. A. O. (Instituto por lab. klerigo). La tuto restos longe en la memoro de l’ ĉeestintoj. Kaj nun… antaŭen!

La sekretario.

13-a Kongreso de F. E. O. en Ljono (Lyon).

Ĉi tiu kongreso okazis la 15-17. aprilo. Partoprenis ĝin 35 Gek-doj. Reprezentitaj estis 13 grupoj k la belga sekcio.

Pri la agado lastjara ni citas el la estrara raporto : Fine de decembro 1932 FEO havis 517 membrojn en Francio, 124 en Belgio k 29 en Svisio, sume do 670. Ĝis 20. 2. 33 estis 91 novaliĝoj; sekve reala stato de 761 membroj. Nur unu jaron post la skismo tiu rezulto certe estas kontentiga. En 1931 forlasis la asocion pro la skismo ĉ. 200 membroj; aliflanke la « socialisto » Chamarre (vd. « S-ulo » n n-ro 404) fondis apartan « Komitaton » ekster FEO. En Belgio apartiĝis la Liega distrikto; tamen per kontraŭagado FEO sukcesis jam restarigi 3 grupojn en tiu regiono. Novaj grupoj en 1932 en : Angers, Drancy, Laon, Lille, Neuves-Maisons k Bordeaux. Restarigitaj grupoj en St-Denis, Ĝenevo, Alĝer. Nia influo konsiderinde kreskis per pliigo de l’ abonantoj k ponumera vendado de « Travailleur Espérantiste » (Esp. Laboristo). Speciala sistema propagandlaboro estis farata en sindikataj medioj (K-do Paris organizis tiun fakon). Korespondkurso de l’ asocio (K-do Robert) funkciis en sama amplekso kiel antaŭjare. 252 personoj komencis lerni laŭ tiu kurso. Estis farataj 600 alvokoj (200 pli ol antaŭjare) en gazetoj ktp. Kurso ĉe la supera Laborista Instituto de C. G. T. (Parizo).

La agadraporto de la estraro estis

— página 3 —

SENNACIULO — 87

akceptata, post diskuto sufiĉe profunda, per 322 voĉoj (mandate donitaj) kontraŭ 5, ĉe 42 sindetenoj. La financa raporto estis akceptata post kritiketo pri nesufiĉe bona funkciado de l’ kontrolkomisiono.

Inter div. proponoj rilate propagandon, gazeton, aliĝon, instruadon, kiuj estis akceptataj pli malpli modifite, troviĝis tiu pri la deviga abono de l’ anaro al « S-ulo » laŭ la iniciato prezentita ĉe la lasta SAT-Kongreso. Tiu propono, subtenita de la pariza delegito, estis malakceptata preskaŭ unuanime de la ceteraj grupoj, ĉefe pro la altigo de l’ kotizo trudata per tia decido.

La kongreso finiĝis, akceptinte protestrezolucion kontraŭ la Hitlera reĝimo k komisiinte la Parizan grupon elekti la novan estraron k ankaŭ novan sekretarion, pro tio ke K-do Kaŝon ne plu akceptas tiun postenon.

Okazis la 15-an de aprilo salutvespero kun festeto, kiu estis bone vizitita. Post la laborkunsidoj oni ekskursis al socialiste estrata komunumo Vilerban (Villeurbanne) kun belaj modernaj konstruoj, realigoj de la soc. urbestraro.

La jarkunveno de l’ Ĉeĥoslovakia Ligo de Lab. Esp-istoj

okazis la 9 aprilo en Prago. La organizo estas malgranda k same la rezultoj. Tamen ne mankas skismigaj provoj, kvankam la nombro da anoj estas nur 130. Kunvenis 11 delegitoj el 5 lokoj, kiuj decidis transdoni la centron al la grupoj en Plžen.

La Ligo helpis dum la ITF (transportlab.) kongreso, kiu okazis dum somero 1932 en Prago, per ekspozicio k gvidado tra la urbo dum ekskursoj. Dum la jaro fondiĝis nova organizo en Ĉeĥoslovakio por germanlingvanoj. Tion oni ne povis malhelpi. Ĝia organo estas tiu de la aŭstriaj K-doj.

La Ligo sukcesis eldoni ĉeĥlingve la broŝuron « La Lab. Esperantismo », kies tradukon prizorgis K-doj el la grupo « Kulturo » en Plžen. La hektografita « Bulteno » aperas regule 10-foje dum la jaro, verkita en esperanto, k kun ĉeĥa propaganda paĝo.

Venis propono aliĝi al IPE, kiun subtenis unu delegito. Kontraŭe ĉiuj aliaj subtenis proponon resti sendogmeca, nepolitika organizo. La adreso de la Ligo estas tiu de K-do J. Pelcman, Sladkovského 29, III, Plžen, Ĉeĥoslovakio.

********************************

Notu la novajn poŝtĉekajn kontojn por viaj pagoj :

Bruxelles n-ro 350 189. Kopenhago n-ro 4 986. Leipzig n-ro 85 148. Stockholm n-ro 74 153. Wien n-ro D-109 068. Zagreb n-ro 41 448. Zürich n-ro VIII-200 49.

ĉiuj je nomo de SAT, 23, rue Boyer, Paris 20.

Komuniko de la Driekcio.

Pri la Jarlibro.

Ricevinte de kelkaj K-doj informpetojn pri la dato de apero de la nova Jarlibro, ni bedaŭrinde devas sciigi, ke en la nunaj cirkonstancoj estas neeble pensi pri baldaŭa aperigo de la Jarlibro. Ni posedas ankoraŭ tre limigitan kvanton da ekzempleroj el la Jarlibro por 1932, je la dispono ĉefe al tiaj novaliĝantoj, kiuj estas izoluloj en siaj lokoj k ne havas eblon konsulti la Jarlibron ĉe aliaj K-doj.

Ĉefa kialo por prokrasto de la eldono estas la mona flanko. Tamen ankaŭ alia motivo nuntempe malrekomendas la tujan aperigon. Ĉu la Jarlibro en ĉi tiu momento povus esti tia, kia ĝi devas esti : fidinda konsultilo? Ni opinias, ke ne. Ĉu anoj en Germanio (en la lando, kie ni ĉiam havis la plej grandan nombron da anoj, escepte Sovetion por unu jaro) k kiuj dezirus enpreson de siaj nomo k adreso en la nunaj cirkonstancoj? Tio validas eĉ por la kazo, se ni aperigus nur la adresojn de perantoj.

Kun la paso de la tempo — ni tamen ne perdu la esperon — la situacio povos ŝanĝiĝi. Ĉiuj ja konsentas, ke nia Jarlibro havas valoron nur, se en ĝi troviĝas adresoj el kiom eble plej da regionoj (k ne nuraj matrikuloj aŭ x-signoj).

Ni petas kompreneman konsideradon ĉe la malpaciencemuloj!

Elekto de Plenum-Komitato

La 5-an de majo finiĝis la limtempo fiksita por propono de kandidatoj por nova P. K. Ĝis tiu dato la SAT-anaro el neniu loko en la mondo prezentis kandidatojn. La afero restas do nesolvita, k ni tial plilongigas la limtempon por prezento de kandidatoj, ĝis… troviĝos rondo, kiu akceptos starigi en sia urbo la novan P. K. Ĉiuj rondoj estas petataj repritrakti ĉi tiun problemon.

[REKLAMO p.3] Aperis specialnumero MAJA de SENNACIECA REVUO. Dukolora, bele ilustrita, 16-paĝa. Kun unuamajaj artikoloj, voĉoj el Germanio k multaj aliaj interesaj legaĵoj. Legu k legigu ĝin. Zorgu pri ĝia disvastigo! Prezaro : 1 ekz. 1.80 fr. fr., 10 ekz. 10.50 fr. fr., 5 ekz. 6 —, 20 ekz. 19.50 —, ĉiu plia deko 9 fr.

Deziresprimo.

Al la Plenum-Komitato. Parizo.

Ni SAT-anoj en Dortmund deziras, ke la Amsterdamaj K-doj konsistigu la estontan Plenumkomitaton k Direkcion de SAT.

18.4.1933. La komisiisto : H. Falkenherr (10 084).

Tra la esperanta gazetaro.

Trafis nin la n-ro 13 de « Esperanto-Lando », gazeteto eldonita en Usono en angla k esp-a lingvoj. Sur la 4-a paĝo troviĝas vere tre strangaj, aŭ pli ĝuste, amuzaj diroj de G. Savil pri la skismo, okazinta en la lab. esp. movado : « La komunistoj malsukcesinte konkeri SAT k komunistigi ĝin provis ĝin detrui. SAT-gvidantaro siaflanke permesis kontraŭrevoluciajn (laŭ Marks) artikolojn en sia oficiala organo « S-ulo ». Tiel ili oferis al la opozicio ŝancon k argumentojn por fondi, antaŭtempe, unupartian k al SAT rivalan organizon…. » Sendube G.S. ne scias, ke ekde sia fondiĝo troviĝas en SAT anarkistoj, kiuj ne estas marksistoj k ankaŭ I.S.K.-anoj, kiuj asertas, laŭ Nelson, ke la marksismo estas tute erara. Sed, se G.S. volas, ke nur marksistoj troviĝu en SAT, li ankaŭ devus difini la veran, la sole aŭtentikan tipon de marksisto. Ni ja konas almenaŭ dekon da « marksistaj » skoloj. Kiam teologoj disputas pri la biblia enhavo, ĉiu opinias pli bone ol aliaj kompreni ĝin. Estas al tia problemo nur unu solvo : imite al la katolikoj elekti ian papon, kiu, inspirite de la diiĝinta Marks, donos la sole ĝustan respondon al la pridiskutataj demandoj. Al G.S. ni do diru, ke la gvidantaro de SAT honeste aplikis la Statuton, antaŭe aprobitan per referendumo de grandega plimulto.

Kiu estus kredinta antaŭ unu jaro, ke S-ro Jung, la direktoro de « Heroldo », iam solenus en sia gazeto la 1-an de majo : « Festo de Laboro »?! Sed jes ja, S-ro Jung estas lernema disĉiplo, kiu komprenas la signojn de l’ tempo : Hitler leĝigis la « feston de laboro » k T. Jung subite malkovras sian korinklinon por la laborista tago. « La laboristaro tutmonda ne povus elekti al si pli taŭgan tagon por festi la laboron », komenciĝas fie hipokrita alvoko (fruntpaĝe en la n-ro 722), kiu havas kiel celon almozumi mondonacojn, — kompreneble ne por la komercista poŝo de J., sed por la miloj da senlaboraj man- k kaplaboristoj » esp-istaj, kiuj bezonas ricevi per tiu mono la sendependan (??) organon de l’ esp. movado. Sciu, ke en « Her. » la aresto al kelkmiloj da marksistoj estas konsiderata kiel neatentinda bagatelo, kvazaŭ « akcidento »; male : « hodiaŭ la situacio en Germ. estas pli trankvila k pli sekura ol antaŭe… » (!) insistas ripete S-ro Jung, la novebakita unuamaj-entuziasmulo. Kia komediaĉo!

« Esperanto » (Ĝenevo) solenis la jubileon de la 25-jara ekzisto de U.E.A., en la 28. aprilo 1933, per historiresumaj artikoloj k represo de artikoloj de la fondinto, H. Hodler. La plej glora epoko de U.E.A miaopinie estis la dummilita. Tiam la asocio kreis helpservon, kiu

— página 4 —

88 — SENNACIULO

« krom morala gajno havis ankaŭ materian sekvon, tiel ke la Asocio povis trapasi la jarojn 1914-1918 sen notinda perdo. La revuo Esperanto aperis dum la tuta milito (escepte dum aŭg.-dec. 1914) malgraŭ ĉikanoj ĉiaspecaj. »

Kaj jen Hodler-cito (presita unuafoje en majo 1910), kiu montras la klarvidon de tiu esperantista gvidanto k lian komprenon pri la valoro de komuna lingvo por la vivo de tutmondaj organizoj : « … Dum la internaciismo kunigas nacianojn k penas faciligi iliajn interrilatojn, sin apogante antaŭ ĉio sur la nacioj, konsiderante la naciojn kiel la ĉefajn organojn de ĉia internacia organizo, la esperantismo kunigas homojn; ĝi ignoras naciecon, lingvon k rason…. »

« La Mondo », monata organo de la Ŝanĥaja Esperantista Ligo, prezentas al ni en sia n-ro 3/4 per foto la anojn de la fondkongreso de l’ nomita Ligo. Laŭ tiu bildo k laŭ la titoloj de kelkaj artikoloj, ekz. pri la sovetia esp. movado, ni opinias rajti konkludi, ke temas pri proleta eldonaĵo. Certon ni tial ne havas, ke la plej granda parto de l’ enhavo estas ĉinlingva. Estas ankaŭ multe da spaco dediĉita al lingvaj studoj. Ni trovis jenan pripensigan sciigon en ĝi : « Kiam en Brita Hindio oni projektis potencan radiostacion, oni lasis la projekton. Pro kio? Ĉar en lokoj, kies loĝantoj povus aŭskulti la disaŭdigon de tiu ĉi stacio, oni parolas en cent sepdek diversaj lingvoj. » La legantoj mem konkludu.

« Laborista Esperantisto » (Nederlando) aperigis en sia mez-aprila n ro fruntartikolon de K-do Lanti : « Ameriko ekzistis jam antaŭ Kolumbo » en holanda lingvo. Tiun ĉi artikolon la Federacio de Nederl. Lab. Esp-istoj aperigis ankaŭ kiel apartan broŝuron por sia propagando. Tre varbefika estas la unuamaja n-ro de « L.E. » kun abundo da eltiroj el leteroj esp-istaj ricevitaj el multaj regionoj de la terglobo. Plie enestas salutoj de fakunuiĝoj nederlandaj al la esp-istaro okaze de la lab. Majo, k multo alia. 16-paĝa estas tiu n-ro.

Aperis en marto la 1-a kajero de « Politika Sociala Revuo¹ », franca laŭ prezentmaniero k enhavo, impona per sia amplekso, serioz-impresa per la nomaro de l’ gvidkomitatanoj (pluraj universitataj profesoroj). La redaktoro estas G. Waringhien. Programo : liveri al la klera publiko seriozajn k dokumentitajn studojn pri ĉiaj problemoj de la socia vivo. Absolute sendependa kontraŭ la partioj, religioj aŭ nacioj, tamen… pli favora al ĉio, kio proksimigas k kunigas la naciojn, ol al tio, kio disigas ilin. La tradukoj (ĉar temas nur pri tradukoj) en la unua kajero rilatas nur francajn aŭtorojn; ili estas trafe elektitaj. Nefrancojn precipe interesos la artikolo de Siegfried pri la franca karaktero vidalvide al la moderna mondo. Sed ĉio alia ankaŭ estas interesa.

Lingve ni notis preferojn de l’ red. por internaciecaj, sed pli longaj formoj : socialo (anst. socio), ekonomiko (anst. ekonomio en la senco de scienco), la formon « deper » (p. 47) post pasivo anst. la klasika « de ». Preseraroj bedaŭrinde estas sufiĉe multaj. (Daŭrigota.)

¹ 80 pĝ., form. 15×25 cm., trimonata. Jarabono 40 fr. fk. Admin. Librejo Félix Alcan, 108, Bould Saint-Germain, Paris-6.

********************************

Ili kritikas alies pekojn k ne vidas la proprajn.

En la 5-a n-ro de « La Socialisto » estas artikolo, en kiu la okazintaĵoj en Germanio estas iom pritraktataj.

« … estiĝis interne de la laborista klaso tiu bedaŭrinda fratbatalo, kiu sendube fornaŭzis grandan parton de la germana popolo, eĉ de la proletaro. Sub la atakoj de dufronta mensogmilito, sub la duflanka « ponardpuŝlegendo » k fine sub iuj taktikaj eraroj de la estraro la socialdemokrata partio ruiniĝis. Kio estis bezonata : la unueco, ne estis atingebla…. »

Sed en la sama artikolo estas propagandate pri starigo de socialista esp-a internacio. « La Socialisto », imite al « Internaciisto », fariĝis skismiga organo en la lab. esp. movado.

********************************

EL HITLERIO

« Nia SAT-rondo ankoraŭ vivas. Ni kunvenas ĉiusemajne, regule ŝanĝante la ejojn. Okazis ĉe du K-doj hejmtraserĉoj per la policistaro. Unu K-do estas transportita en « internigejon », kie li nun estas depost 6 semajnoj. Multaj libroj, speciale kontraŭmilitaj, estas konfiskitaj. Niaj korespondaĵoj el ekstergermanaj landoj, ĉefe el Sovetio, pruvas al ni, ke la Gek-doj ekster Hitlerio ne estas ĝuste informitaj pri la vera situacio en Germanio. Ni avertas tial ĉiujn Gek-dojn esti singardemaj dum interkorespondado kun germ. K-doj, ĉar la letersekreto ne plu ekzistas ĉe ni. Samtempe ni petas la ekstergerm. SAT-anojn atentigi la sovetiajn Gek-dojn, ke ili ne plu rekte skribu al siaj germ. amikoj ĉar aliel ili endanĝerigas ĉi tiujn. Spite ĉio ni ne malesperas; la nacieca febro, kiu nun malsaĝigas la popolon, ne daŭros eterne. Almenaŭ ĉiu devas lerni el la okazintaĵoj; la lab. partioj tro komplezis al la naciismo. Vivu SAT! »

POR ŜTOPI LA BREĈON

22 listo.

Nederl. Fabriklaborista Unuiĝo ………….. 4.50 gd. Interfratiĝa vespero F. L. E.-Kongreso ………. 15.05 gd.

Voĉo el Germanio¹.

… 15-V-33.

Leginte en unu el la lastaj n-roj de « S-ulo », ke nialandaj geanoj ne sendas konkretaĵojn, mi nun plenumas mian devon al nia organo. Per malmultaj linioj mi prezentos bildon pri la situacio; kompreneble mi ne povas subskribi per mia nomo nek matrikulo.

La 5-an de marto okazis la tutregnaj balotoj. La 9-an sammonate la nacisocialistoj transprenis ĉi-loke (Bavario) la potencon. Tio okazis jene : ili surprizatake okupis la domon de la socialdemokrata gazeto, detruis komplete ties kompostejon, ruinigis la plej multajn presmaŝinojn, elrabis la direktorloĝejon, ktp. Plie, ili ekarestis amase proletojn k ankaŭ etburĝajn, ja eĉ burĝajn personojn. Ili atakis ĉiujn judajn komercajn entreprenojn. La kontraŭjuda atako cetere finiĝis en la sama tago, en kiu ĝi estis komencita — laŭdire venke, sed laŭsperte — fiaske. Ili kaptis k forkondukis la marksistajn gvidantojn k funkciulojn k bategadis ilin. Ili instalis internigejon (koncentrigan kampadejon) en Daĥaŭ, kien la kaptitoj estas forigitaj.

La « nacia revolucio » ĝis nun nenion efektivigis, escepte solenojn k festegojn, por ne forgesi pri la plikariĝo de preskaŭ ĉiuj vivrimedoj. Neniu banko, neniu minejo, neniu granda magazeno nek industria entrepreno estas « naciigita » (ŝtatigita) nek forprenita ke la posedantoj. Vere la nacia revolucio ĝis nun « liberigis » nur la etburĝajn vendejojn, kiuj delonge jam estas malutilaj al la socio. La nuna nacisocialista movado nur estas rimedo por la freneziĝinta etburĝaro por kontraŭbatali la judan konkurencon.

Kial la faŝismo en Germanio tiom povis sukcesi? Mi respondas, ke la germana proletaro staris plej grandparte sub la gvido de « laboristaj gvidantoj », kiuj depost 1914 ĉiam pli burĝiĝis k perdis la kontakton kun la mizerstata laboristaro. Ilia ĉefa tasko estis kontraŭbatali la partion malriĉulecan, la kom. partion. Certe ĉilasta ankaŭ multe eraris, sed almenaŭ ne estis perfida kontraŭ sia klaso. Nun ne estas tempo por juĝi pri tio ĉio. Tempo nun estas por provi gardi la lastajn eblojn por kontraŭstari la bestiĝintan nacisocialismon.

Jen kelkaj veraj bildoj pri la bruteco de la « liberigantoj » : Miloj da simpluloj troviĝas en la karceroj k koncentrigejoj, kie ili plej kruele estas bategataj. Centoj el la kaptitoj simple « malaperis » aŭ « dum forkuro » estas pafmortigitaj. El lokaj (komunistaj) gvidantoj estas mortigitaj K-do Götz, distriktestro, k K-do Dresel, parlamenta frakciestro, kiu laŭ gazetaj sciigoj « memmortigis »

¹ Al neabonantoj de « Senn. Revuo » ni sciigas, ke en la ĉi-monata n-ro de tiu revuo aperis multaj ekstraktoj el leteroj de germ. K-doj sub la titolo « Voĉoj el Germanio ». (Vd. la anoncon sur p. 87.)

— página 5 —

SENNACIULO 89

sin. K-doj Hirŝ k Olŝevski estas mortige batvunditaj. K-do Baimler, partigvidanto, laŭ gazetsciigoj « fuĝis ». Kien? Ĉu li estas mortigita aŭ vere sukcesis forkuri, mi tion ne scias. K-dino Knödler, edzino de antaŭurba urbparlamentano, en la esplor-arestejo « memmortigis » sin per pendigo. Multaj el la memmortigoj certe estas oficialaj informoj nur por kaŝi la veron, ke la bruteco de la « liberiga » nacia revolucio postulis viktimojn por komplezi la sangavidon de ĝiaj adeptoj.

El la gvidantoj de la socialdemokrata partio, « Regna Standardo » k ankaŭ ĉiuj aliaj soc. dem. organizoj la plej multaj estas kaptitaj k troviĝas en la koncentrigejoj. Se tiu ilia sorto ne estus ero en la vico de la persekutoj de l’ faŝismo k tial en sia rekta konsekvenco bato kontraŭ ni proletoj ĉiuj, ĝi vere k sincere estas plenmerita.

Rilate nian lingvan movadon same ĉio estas malhelpata. Laŭsciige ĉe la LEA-estraro multo estas konfiskita, « Arb. Esperantist » k « Isto » estas malpermesitaj; la distriktoj k grupoj nur pene povas laboreti. Certe ĉe S.E.A. la malfaciloj estas samgradaj kiel ĉe L.E.A. En nia distrikto unu LEA-grupo estas arestita ĝis la lasta membro, el aliaj grupoj multaj K-doj estas enkarceroj. La unuan de majo la laboruloj devige manifestaciis, ĉar forrestante de la manifestacio, ili estus perdontaj sian laboron.

La Gek-doj, korespondas kun nialandanoj, bonv. nepre ne skribi endanĝerigajn sciigojn k nepre akurate k legeble siajn adresojn.

****************************

Ĉe la junularo.

Juna K-do el Danio atentigis nin pri la neceso doni lokon en niaj gazetoj al la junularo. Bedaŭrinde ni ne plu povos disponi tutajn paĝojn por la « fakoj »; sed ni kompreneble volonte akceptas atentigojn k mallongajn artikolojn de pedagogoj, junuloj, liberpensuloj k. c., kiuj laŭpove trovos lokon, ĉu en « S-ulo », ĉu en « S. R. »

Ĉi tie sekvas la dua parto de artikolo pri la pasintjara junulara tendaro okaze de la 12-a SAT-Kongreso. La unua parto jam aperis en la n-o 396 de « S-ulo ».

Red.

Ni pripensis, kiel ni aranĝu la nutradon. Granda parto de la partoprenantoj ja estis vegetaranoj. Fine ni decidis prepari nur vegetaran manĝaĵon k lasi al la viandmanĝantoj, ĉu ili provizu sin mem per kolbaso ktp. Tia aranĝo certe estas la plej favora por ĉiu tendaro; vegetarano ne povas adaptiĝi al viandmanĝaĵo, dum viandmanĝanto ĝenerale povas facile rezigni viandon por kelka tempo.

Por la tendaro sur Katarinenlinde ni ne havis precize fiksitan programon. Al kelkaj K-doj tio plaĉis, aliaj ne estis tute kontentaj pri tio. Fakte tute detale antaŭfiksita programo ne estis efektivigebla. La vetero estis tre ŝanĝiĝema; pro tio unufoje estis pli rekomendinde daŭrigi la komencitan pilkludon anstataŭ komenci la antaŭe fiksitan ĥorekzercon. La mastrum-laboroj forprenis multajn horojn; krome ni estis gastoj de la Eslingaj naturamikoj k gimnastikuloj. Niaj Sulcgrisaj gastigantoj komune vizitis nin en la hejmo, la Ŝtutgartaj Gek-doj dufoje venis al la tendaro, k ĉiun tagon posttagmeze k vespere multaj Gek-doj el diversaj lokoj ĉirkaŭaj estis vizitantoj ĉe ni. Pro tio la tendaro estis tre bona propagando por nia lingvo. Sed kompreneble antaŭfiksita programo pro tio ofte ŝanĝiĝis. — Ni regule gimnastikis antaŭ la lavado. Krome ni tre fervore ekzercis parolĥoron por la salutvespero de l’ kongreso. Kelkfoje ni kursis [?] pri la militdanĝero k nia sinteno en okazo de militservo k de milito; k ni atingis pozitivajn rezultojn.

Ne estas eble k eĉ ne konsilinde rigide insisti pri antaŭfiksita programo. Oni adaptu la programon al la cirkonstancoj : bonan veteron oni utiligu por bano, migrado, ludo, ĉe malbona vetero oni favoru la kurs-laboron. Por sukcesplena kurs-laboro estas necese, ke la partoprenontoj konigu, pri kiuj temoj ili interesiĝas, por ke la tendar-estro elektu temon iagrade interesan por ĉiu; aŭ la estro diskonigu difinitan temon k la partoprenontoj komuniku, ĉu ili partoprenos la kurson.

Estas nepre necese apogi la kurslaboron k la tutan tendar-laboron per lingva kurso. En Katarinenlinde, la plej multaj partoprenantoj ne estis tiom perfektaj esp-istoj por tre vigle partopreni la diskutojn; ofte eĉ mankis la vortoj ĉe la mastruma laboro. Ĉiuj certe pli-perfektiĝis en la tendaro. Sed laŭ mi oni devas sisteme akceli la perfektiĝon per ĉiutaga mallonga kurso.

Krom gimnastiko, mastrumado, ekskursoj, kurso pri speciala temo k lingva kurso estas rekomendinda ankaŭ kantĥoro, por ke la esperanto-kantado pli bone prosperu en niaj medioj. — Granda tendar-fajro estas tre bela fino de la taglaboro. Sidante ĉirkaŭ la fajro, ĉiu povas rakonti el sia vivo, oni povas kanti, eble iu deklamas k. s.

Sed por efektivigi tian ampleksan programon, la tendarestro bezonas kunlaborantojn. Ne estas eble, ke li aŭ ŝi gvidu mastrumadon, lingvan kurson ktp. Ankaŭ la estro havu iom da libera tempo por si mem. Tial Gek-doj, kapablaj estri ium aferon, anoncu tion ĉe la preparo.

Kompreneble oni ankaŭ varbu ĉie partoprenantojn por tendaroj. Tiurilate la pasinta tendaro havis malfavoran sorton. Laŭ mia peto mi ricevis de Gek-doj adresojn de eventualaj interesiĝantoj. Al ĉiuj (60-70) mi sendis invitojn, krome artikoleton al 2 naturamikaj gazetoj francaj. Tamen la nombro da partoprenintoj ne estis granda, ĉefe pro la ekonomia krizo.

16.900.

AVIZO

Pro la deviga ŝanĝo de la presejo k la malfacilaĵoj, kiujn ni havas momente rilate la akuratan liveradon de la gazetoj, ni decidis aperigi la venontan kajeron de « Sennacieca Revuo » kiel duoblan numeron, kiu aperos proksimume je la 1-a de julio.

Ni liveros tiun n-ron al ĉiuj abonintoj, ankaŭ tiuj, kies abono finiĝas en junio. Sed ni fidas k esperas, ke speciale tiuj Gek-doj tute akurate plupagu kotizon k abonon (por la 3-a kvaronjaro aŭ prefere por la duono de 1933). Pli ol iam ajn la sukceso de SAT dependas de la fidelo de ĝiaj anoj!

Rilate al « S-ulo » ni klopodas por atingi, ke la venonta numero aperu AKURATE je la 25-a de junio!

Direkcio.

****************************

En nia movado.

KRONIKO

BRITIO. En urbeto apud Letchworth K-do Brukenberger fondis lab. esp. grupon kun 10 m. Komenciĝis tie nova kurso kun 12 senlaboruloj. Ĉe neŭtrala esp. kongreso en Oksfordo s-ro Scott propagandparolis antaŭ 15 p. kiuj aĉetis ĉiuj « S-ulo » n k « Manifeston de Sennaciistoj ».

FRANCIO. Neuves-Maisons. Nova grupo kun 40 anoj. La kursojn finis 29 p. Propagando okaze de Unua de majo.

HISPANIO. En urbeto Manises proksime de Valencia komenciĝis kurso por 15 gejunuloj, gvidata de ĉeĥa K-do.


Ni ricevis jenan leteron kun insista peto pri publikigo :

Kelkaj membroj de la Pariza Esp. Laborista Grupo al Sinjoro Jung.

Sinjoro,

Ni indigne protestas kontraŭ la artikolo aperinta en nº 13, paĝo 2, de Heroldo. Ne pro la titolo ni disputu, ĝi prave taksas vian prozon : « Mensogoj pri Germanio »; vi ja provas encerbigi ilin al ni. Vi parolas pri bonordo, kiam oni enkarcerigis nur « kelkmilojn da Marksistoj ». Vi montras al ni la « tute demokratie elektita parlamento ». Tamen ĉiuj, vi ankaŭ, scias, kiel « demokratie » povis propagandi la opoziciaj partioj. Ŝtelon de l’ laborista havaĵo, « popol- k sindikatdomoj », vi eĉ ne mencias.

Ne kredu tamen, ke ni miras; tute ne. Ni ĉiam konsciis, en kia koto dronas via « neŭtralismo » k tio estas nur plia pruvo. Subiĝemaj, flatemaj, vi pli zorgas vian personan profiton ol intereson de esperanto. Vi senpantaloniĝus sub potenculo k proklamus, ke vi verŝas vian sangon por servo de nia movado.

Ni esperas, ke la ĉiulandaj konsciaj laboristoj trovos pli utilan viŝuzadon por via paperaĉo, k — ke ili komprenos sian solan vojon : al sennacieca laborista [?] esperantismo.

Samtempe ni profitas la okazon por kuraĝigi niajn germaniajn Gek-dojn en ilia senhalta batalo kontraŭ ĉiajn Jungaĉojn k Jungestrojn en la mondo.

Ankaŭ ni alvokas ĉiujn ne aboni al tiu faŝista gazeto k petas, ke kiuj jam abonis, tiuj proteste malabonu.

Subskribis : A. Ozre, M. Aspes, Hamleto, Auberger, Meyerpaul, R. Pollet, Goicocha, Karmazin, Gallo, L. Revel, Merigot, Laillet, P. Pâquier, Lesage, Natnol, E. Baro.

[REKLAMO p.5] Ni volas faciligi esperanton per tio, ke ni eldonas pli facilajn lernolibrojn en ĉiuj lingvoj. Germana eldono de tia lernolibro aperis. 144 pĝ.; moderna aranĝo. Prezo 1 mk.g. (1. 25 sv. fk., 1. 60 aŭstr. ŝil.) aŭ egalvaloro en sveda mono, afrankite. Mendu ĉe Eldonejo Rapida Venko, Uppsala, Svedio.

— página 6 —

90 SENNACIULO

[REKLAMO p.6] NACIISMO — Studo pri deveno, evoluado k sekvoj de K-do E. LANTI. Tiu originala esp. verko pritraktas funde k laŭ scienceca maniero la gravan nacian problemon. 124 pĝ. — Prezo : 7.20 fr. fr. ADMINISTREJO DE SAT, 23, RUE BOYER, PARIS 20

Ekster nia movado.

La konata stratosfero-flugisto Pikar (Piccard) diris dum intervjuo, ke esp-o povas havi grandan signifon por la scienco.

Pro la sukceso de l’ esperanta eldono de gvidilo pri Milano k la Lombardaj Lagoj, la Itala Turista Unuiĝo decidis eldoni esp. gvidilon ankaŭ pri Romo.

La 16-an ĝen. kunvenon de Ĉeĥoslovaka Esp. Asocio (en Hradec Kralové. 19.3) partoprenis 61 membroj el 31 lokoj. Skribe reprezentitaj estis krome 76 membroj. Estis akceptita rezolucio malfavora al la nova organizformo de l’ internacia movado, proponita ĉe la Pariza Kongreso.

En 18 lokaj grupoj de Slovaka skolta unuiĝo katolikaj geskoltoj lernas esp-on.

La hungara poŝto decidis eldoni bild-poŝtkartojn kun oficiala esperanto-teksto. Aperis belaspekta ilustrita prospekto de la Budapesta Foiro (majo 1933) en esperanto.

Laŭ « La Socialisto » la esp. kurson, kiun prof. Kilian disaŭdigas el Brno, aŭskultas 2000 personoj el 19 landoj.

La esperanto-societo en Vilno (konsistanta ĉefe el judoj) protestas en cirkulero kontraŭ la okaziĝo de l’ nunjara universala kongreso en Kolonjo (Köln). Cetere oni aliĝas laŭtestuda tempmezuro al tiu ĉi « jubilea » kongreso. Bojkoto…. Bojkoto….

La internacia servo de « Stavovska reforma » en Prago (Praha I, Konviktska 5) utiligas esp-on por diskonigi sian planon pri reorganizo de la ekonomia vivo en la mondo.

****************************

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Klara Mejer-Viĥman : Kontraŭ la regantaj perceptoj pri krimo k puno. El la nederl. trad. Nikane. Eld. Komitato por agado kontraŭ la reg. perceptoj pri krimo k puno, Amsterdamo 8 p. 12×18 cm. Prezo : 10 ekz. 0,50 h. guld. (1 sv. fk.) ĉe adr. : Olympiaweg 56, Amsterdam-Z.

Tre utila k disvastiginda broŝureto pri la demando de krimulo k juĝado. Cetere iam la teksto de tiu parolado de socialistino aperis en « S-ulo ».

P. Nylen : Esperanta-sveda Vortaro. Eldona Societo Esperanto, Stockholm, Box 698-232 p. 11,5×18 cm. Prezo broŝ. 3.75 kr., bind. 5.-kr.

Tre ampleksa k riĉenhava vortaro, zorge kompilita.

Ŝlosilo por svedlingvanoj. Nova eldono (120-140 miloj). Eldona Societo Esperanto, Stockholm. Prezo : 0,10 sv. kr.

Einar Dahl : Dialogoj en Esperanto. Eldona Societo Esperanto, Stockholm. 1932. — 31 p. Form. 11×19. Prezo : 0.50 sv. kr.

La libreto entenas materialon por perfektigaj kursoj k grupaj kunvenoj en formo de dek dialogoj kun simpla enhavo rilata al la ĉiutaga vivo. Prilingve ni notis : « ŝipo malŝarĝas en la haveno » (devas esti : malŝarĝiĝas aŭ estas malŝarĝata) (p. 7). Anst. « kaj… kaj » oni diru « tiel… kiel » (p. 11); « no » (anst. na) (p. 12).

Seppik-Malmgren. Systematisk kurs Esperanto. (Sistema kurso). Eld. Societo Esperanto. Stockholm. 88 p. Form. 11×17. Prezo : 0.75 sv. kr. Aperis jam 2 eldonoj.

Lernolibro, uzebla en rektmetodaj kursoj en Svedio, kun multaj svedlingvaj klarigoj k komentoj. Ĝi estis bone akceptata, ĉar vendiĝis 3 mil ekz-oj dum tri monatoj. Ni notas rekomendon al laboristaj kursanoj aliĝi al SAT. Nova lingva formo : « Danmarko » (p. 29) por Danio.

Esperanta gvidlibro pri la linioj de la ĉeĥoslovaka ŝtata fervojaro. 11 geografiaj kartoj kun 140 bildoj k klarigaj tekstoj. Senpage sendata al ĉiu petanto. Adreso : Ministerio de Fervojoj, Praha.

Nova gazeto.

Fajrero. N-o 1. Jan./febr. 1933. Dumonata interligilo de la Intern. Proleta Kooperado en la trinacia regiono : Rejnlando-Valonio-Limburgo. Adm. 26, rue de la Meuse, Souverain-Wandre, Belgio. 4 p. Form. 20×30 cm. Abonprezo : 3 b. fr.

Ĉio sciiginda en tiu nova gazeteto tute esperantlingva povus trovi lokon en « S-ulo ». Tamen la redaktoro per sofismaj konsideroj provas pravigi la starigon de sia propra « butiko », kiu devigas la anojn elspezi monon por plia esp-a entrepreno.

[REKLAMO p.6] La esp-klubo « Laborista » en Åmotfors deziras korespondantojn k informojn pri laborista movado en la tuta mondo. Kolektive aŭ individue. Skribu multnombre! Resp. garantiata. Adreso : John Johansson, Fack 71. Åmotfors (Svedio).

MEMORNOTO

Represis el « S-ulo » : Le Coopérateur de France, Paris, 22. 4, Koop. movado en Stokh. (403).

Priesper. artik. k notojn enhavis : Neen. Antverpeno, 1. 4., 1. 5. (rubr.)¹; Signalen, Stokh. (rubr.), 13., 20., 27. 4., 4. 5.; De Fakkel, Amsterd. (rubr.). 15., 22. 4., 4. 5., 6. 5. A Vida Social, Lisboa, 15. 4. (rubr.)²; Le Nouvelliste, Pointe-à-Pitre, 11. 3; Le Progrès, Lyon, 17., 18. 4.

La revuo « Nervio », Buenos Aires (junio 32) publikigis artikolon de K-do Lanti pri Eŭropo-Ameriko kun atentigo pri esperanto.

****************************

ĈEĤLINGVANOJ!

« La Laborista Esperantismo » de K-do E. LANTI ĵus aperis en ĉeĥa lingvo!

Jam ekzistis angla, germana, nederlanda k sveda eldonoj de tiu populariĝinta broŝuro, kiu estas bonega propagandilo, ĉar ĝi pravigas k fundamentigas nian movadon.

Mendu do senprokraste k grandkvante la ĉeĥlingvan eldonon ĉe :

Laborista Ligo Esperantista, Prago VII, Domovina, aŭ ĉe K-do Peleman, Plzeň, Sladkovského 29. — Prezo 2.50 kč, per poŝto 3 kr. Oni povas pagi per ĉeĥoslov. poŝtm. en letero.

¹ La rubriko de tiu ĉi nova kontraŭfaŝisma revuo estas tute esperanta; atentinda unuamaja artikolo.

² Tutpaĝa esp-rubriko! Adreso por kunlaboraĵoj : « Antaŭen », Rua da Costa 124, 1º, Lisboa.

Prologo !

Karaj vi proletoj frataj, estu kore salutataj je la hodiaŭa tago! Montru ni per vort’ k ago, Ke ni estas kun konscio membroj de mondfamilio! — proletecaj laŭ tendenco, — firmaj en la konsekvenco, ke plej taŭgas esperanto por proleta batalanto; ĉar studad’ de idiomoj taŭgas ne por simplaj homoj. Kaj laŭ nia opinio : « ĉiu kulto por nacio estas kontraŭ homracio, — ja eĉ aĝ’ de l’ reakcio! » Tial — viro de l’fabriko, agu ĉiam laŭ logiko : « Esperanton sur tuttero en batalo por libero! » Spite al naci-nebuloj, — estu ni Sennaciuloj! »

J. Burger (601).

NE PROKRASTU LA KONGRES-ALIĜON!! Nur se vi aliĝos ĝis la 15-a de junio, la O. K. K. povas garantii pri malmultekosta loĝejo por vi!

KORESPONDADO

GERMANIO

K-do H. Haasen, Gasthausstr. 51, M. Gladbach, interŝ. PM kun Eŭropo, pref. Hispanio k Portugalio.

PORTUGALIO

K-do Joaquim Pereira, ĉarpentisto, Rua da Costa 59, 3º E-do, Lisboa, dez. kor. kĉl. Gek-doj, pĉt. Resp. gar.

SOVETIO

K-dino Lena Ĉeĥoviĉ, Klovskij Spusk 2/1, Kiev, interŝ. esp-aĵojn.

K-do V. Sirjaev, Penteleevskaja 16, kv. 12, Moskvo 41, dez. kor.

K-do K. Ĉenĉov, Bajkalskaja 44, Stalingrad, dez. kor-antojn.

SVEDIO

2 K-doj interŝ. PI, kĉl. Jen la adresoj : K-doj Gunnar Ström k Ivan Nyquist, L. B. 108, Hagfors.

****************************

RADIO-PROGRAMO

27 majo : 17.50-18.00 : Brno, 341,7 m, pri Beneŝ. 18.30-18.45 : Zagreb, 307,1 m, parolado.

28 majo : 10.30-10.50 : Marseille, dialogoj, anekdotoj. 21.15-21.45 : Minsk, 1105 m. asteista disaŭdigo.

[REKLAMO p.6] 30 Roterdamaj esperantistoj dez. koresp. kun Gek-doj el la tuta mondo, individue aŭ kolektive. Skribu grandnombre al J. Peterse, 2ª Rezerveboezemstr. 14, Rotterdam, Nederl.

¹ Ĉi tiu versaĵo taŭgas speciale por esti deklamata dum festaranĝoj de grupoj k kluboj.

BRODARD ET TAUPIN, Coulommiers-Paris.

N.º 406, 25 de junio de 1933

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

9-a JARO, N-o 406 — MONATA ESPERANTO-GAZETO — 25. JUNIO 1933

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, av. de Corbéra, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO. ADMINISTREJO: 23, rue Boyer, Paris 20e.

Raportaro de la Plenum-Komitato de SAT (1932-1933)

A. Raporto de la Direkcio

Funkciado de la Plenum-Komitato. — Nenia ŝanĝo okazis en la konsisto de la Direkcio (6 K-doj el Parizo); depost la likvido de l’Administracio en Lajpcig K-do Lerĥner ne plu estas P.K.-ano.

La Direkcio regule kunsidis ĉiusemajne k ne estis opinia malkonsento pri la decidoj faritaj. K-do Kaŝon (Cachon), pro tio ke li loĝas eksterurbe, ne ofte povis ĉeesti la kunsidojn; tamen li aprobis la decidojn laŭ la protokoloj, kiujn li ricevis. Pro la baldaŭa finiĝo de la mandato de la nuna P.K. ni ne okazigis elekton de anstataŭanto por tiu K-do.

Elekto de nova P.K. — Ni publikigis alvokon konforman al la Statuto en la n-ro 402 de « S-ulo », limigante la sinanoncon de kanditatoj ĝis la 5. majo 1933. En la n-ro 405 ni devis sciigi, ke ne prezentiĝis iuj kandidatoj k ni plilongigis la limtempon por sinanonco ĝis nedifinita dato. Pro tio, ke K-do Lanti nepre volas fordoni sian gvidpostenon, la nuna P.K. ne renovigis sian kandidatecon.

Ĝeneralaj laboroj. — La gvidado en ĉi tiu periodo estis aparte malfacila pro la ekrego de l’nacisocialismo en Germanio, sekve de kio ni devis translokigi senprokraste el tiu lando la administracion k ankaŭ ŝanĝi la presiston. Parto de la librostoko estas transkondukita al Parizo; grandan parton bonvolis ankaŭ deponi niaj K-doj en Stokholmo, kiuj pro tiu faro estas speciale dankindaj. La translokigo okazis glate, t.e. nenia materialo (libroj, librotenado, ktp.) perdiĝis. Sed altaj estis la transport- k dogan-kostoj. Krome restis en Lajpcig skribmaŝinoj, adresil-maŝino k multobligilo, kiujn ni ne povis venigi al Parizo. SAT perdas sekve tamen en ĉi tiu malfacila periodo…

Ĉe la ŝanĝo de l’presejo ni havis neantaŭvideblajn malfacilojn. La unua, al kiu ni transdonis la laborojn, sufiĉe granda entrepreno, kiu presadis jam multe en esp-o, — sed ne gazetojn, nur librojn — laboris kun tiaj prokrastoj, ke la gazetoj aperis tute malregule k la tuta administra aparato suferis pro tio. Speciale ĉagrene estis por ni, ke la ekspedo de « La Lernanto » por esti aldonata al la sveda LEA-organo, okazis kun granda prokrasto k kaŭzis apartajn elspezojn k gravan domaĝon al la tieaj K-doj. Ni konstatas, ke la presisto trompis nin komplete, mensogis pri la datoj de l’ekspedo k fuŝis ĉiurilate. Ni tiam (en majo) decidis pri refoja ŝanĝo de l’presejo. En Parizo la prezoj estas tro altaj; ni devis klopodi ĉe provincaj presejoj. Nun la presado okazas en Annemasse ĉe la landlimo de Svisio. Nenian kulpon havas pri la prokrastoj redakcio k administracio.

Ni volas ĉi-loke ankoraŭ esprimi nian kontenton pri la preslaboro farita de la presejo Vetig, kie oni prizorgis niajn presaĵojn kun SAT-aneca spirito. Estu ĉi-okaze menciite, ke K-do Oskar Vetig, kiun la partoprenintoj ĉe la Ŝtutgarta Kongreso bone memoras, estas jam delonge en Hitlera internigejo k estas tre kruele traktata. K-dino Vetig povis rifuĝi en Vienon.

Administracio. — Ekde 1. aprilo 1933 fakte la administraj laboroj estis farataj grandparte en Parizo (de K-doj Banmer [?] k Bartelmes). K-do Lerĥner, kiu ĝis tiam prizorgis la tutan administran laboron, restis dungita ĝis la 31. majo 1933, k parto de la salajro estis pagata al li ankoraŭ ĝis mezo de junio 1933, laŭ propono de la Admin. Komisiono en Lajpcig.

Ĉi lasta raportis regule al la Direkcio pri la stato de l’administracio k gvidis la likvidon de l’administrejo en Lajpcig. Tamen detala kontrolo pri materialo k kontoj okaze de la translokigo al Parizo laŭŝajne ne estis farata de la komisionanoj, k la senŝarĝigo donata tiurilate, povas havi nur formalan valoron.

Redakcio. — K-do Bartelmes restis dungita por prizorgi la redaktajn laborojn sub la gvidado de K-do Lanti; poste K-do B. prizorgis ankaŭ la administrajn laborojn rilatajn al la gazetoj. Depost la deviga ŝanĝo de l’presisto la korektlaboroj de l’redaktoro fariĝis pli malfacilaj, k ĉiu presprovaĵo devis esti korektata dufoje ĉe la nova presejo. Interkonsente kun la Direkcio eldoniĝis kelkaj specialnumeroj (la 400-a, la maja S.R.) k duobla n-ro de S. R. por junio-julio sekve de la malfaciloj, kiujn ni havis per la ŝanĝo de la presejo.

Kontrol-Komitato ne funkciis dum la tuta jaro. La en Ŝtutgarto elektita sekretario, K-do Z. el Chemnitz (Germ.), jam frue sciigis nin pri nepovo plenumi la akceptitan taskon, pro senlaboreco k mizerstato. La Kongreso devos zorgi pri anstataŭantoj.

Rilatoj kun L.E.A. — Tiuj L.E.A., kiuj jam ĝis nun agis konforme al la Gotenburga Konvencio (precipe la nederlanda, sveda k franclingva), daŭrigis siajn amikajn rilatojn kun SAT. Por plifirmigi tiujn rilatojn estis, kiel oni memoras, proponita en Ŝtutgart la realigo de projekto, celanta liveradon devigan de « S-ulo » al la LEA-anaroj. La iniciatintoj mem, SEA-estraro, kiu jam principe k en la detaloj estis akceptinta la efektivigon, pro la novaj cirkonstancoj en Germanio devis rezigni. Nur la Nederl. LEA depost julio 1933 realigos la planon, k ĉiuj NFLE-anoj ricevos ekde julio « S-ulo » n. La ceteraj aŭ ne ankoraŭ decidis aŭ malakceptis (F.E.O.) — pro la kotizplialtigo ligita kun ĉi tiu afero. La Pariza FEO-grupo tamen akceptis la

— página 2 —

92 — SENNACIULO

projekton por sia membraro (ekde jan. 1934).

La aŭstria LEA (ALLE), kvankam ĝi formale akceptis la Gotenb. Konvencion, neniel plenumis ĝiajn punktojn. Okazis nenia varbo por SAT en ĝia organo « La Socialisto »; male, aperis diversaj malrekomendaj artikoloj k tiaj, kiuj preparis la skismon k kreon de propra Internacio. Ni konstatas ĉi tie publike, ke de nia flanko nenio okazis por motivigi la skismigan agadon. Neniaj artikoloj estis rifuzataj. La proponoj de ALLE estis larĝe diskutataj ĉe la XII-a Kongreso; la granda plimulto malakceptis tiujn proponojn: laŭ ĉia demokratia regulo do la malplimulto estus devinta sin klini, anstataŭ surpaŝi la skismigan vojon, imitante la pli fruajn skismulojn.

Estu notite ĉi tie, ke la malvarbadon de ALLE ni provis kompensi per intensigita varbado en Aŭstrio. Tie ekfunkciis ĉefperanto, kiu liveradis al ni adresojn de aŭstriaj ne-SAT anoj, al kiuj ni sendis varbilojn ktp. Laŭ lia raporto, ĉefe la terura mizerstato de la aŭstriaj K-doj malebligas la aliĝon al SAT.

Eldonagado. — Dank’ al la helpo de la Ned. FLE-Libro-Servo aperis Gvidilo tra la Esperanto-Movado (de Bruin), Fremdvortoj en Esperanto (Neergaard), ĉi lasta ankaŭ helpe de individuaj antaŭmendoj; plie aperis per mono kolektita de anarkistaj K-doj Liberecana Socio. Por povi aperigi la libron de Blumental pri « liberigo de l’mon- k interez-regado », ni bezonus multe pli da antaŭmendoj¹. Ni havas ankaŭ multajn aliajn prespretajn manuskriptojn, kiuj ĝis nun ne povis esti eldonataj pro manko de mono. Por la dua eldono de la « Plena Vortaro » ni havas ankoraŭ nenian financan bazon.

Ankaŭ la Jarlibron aperigi malpermesis la financa situacio, k cetere ankaŭ ne oportunas pro la cirkonstancoj en Germanio (estus tro da sennomuloj en tiu adresaro!). (Vd. pri tio n-ron 405.)

Kongres-preparo. — La decido pri elekto de Stokholmo kiel kongresurbo de la XIII-a okazis laŭ la rekomendo de la plimulto en la Ŝtutgarta Kongreso. La Organiza Kongres-Komitato laboris interkonsente kun ni. Aperis en « S-ulo » multaj komunikoj pri la stato de l’preparlaboroj same kiel interesaj artikoloj pri la kongresurbo, ktp.

Resumo pri la situacio. — La statistikoj, kiuj aperos en la venonta n-ro, permesos mezuri la progresojn k malprogresojn faritajn depost la lasta jaro. Ni devas substreki, ke la situacio multe plimalboniĝis per la situacio en Germanio, k ke la K-doj el la landoj, kie regas ankoraŭ la demokratio, devos ankoraŭ multon fari, por ke la perdoj ekvilibriĝu. Oni devas pripensi, ke nun en pli k pli da landoj SAT renkontas malfacilojn: la cirklo de la diktaturlandoj pli k pli larĝiĝas. Se en Sovetio tamen kelkaj K-doj sukcesis gardi la kontakton kun nia Asocio, tio okazis en plej malfacilaj k penigaj kondiĉoj k nur helpe de artifikaj rimedoj sufiĉe elspezigaj. Kun bedaŭro ni devas konstati, ke la malpermeso al niaj multnombraj — necesas ja substreki — amikoj en tiu lando esti en niaj vicoj k legi niajn organojn, restis absolute severa. Tamen ekzistas koraj ligoj, kiuj neniam disŝiriĝas, k eĉ sub la distorda masko de la IPE-aj bulten-informoj niaj amikoj sciiĝas, ke nia Asocio vivas k restas sur sia batalposteno.

Pri Germanio ni ne povas doni definitivan bildon. La malmendoj ĝis nun faritaj ne estas ĝeneralaj, sed nur sporadaj. Tamen pri tio ni ne havas grandan optimismon rilate al la estonto.

La ĝojigaj progresoj de nia movado en Nederlando k ankaŭ iom alie k precipe la decido de la Ned. LEA pri abonigo de sia tuta anaro al nia oficiala organo « S-ulo » estas tamen kuraĝigaj signoj k rajtigas gardi la esperon por la estonto.

(Daŭrigota.)

XIII-a Kongreso de SAT en Stokholmo

(5-a — 10-a de aŭg. 1933).

[BILDO p.2 | 9,58,36,77] Kongresa afiŝo: nigra silueto de Stokholmo kun la urbodoma turo kaj granda kvinpinta stelo; supre «ESPERANTO», malsupre «XIII-A KONGRESO DE SAT. STOKHOLMO. SVEDIO. 5-10 AŬG. 1933.»

Kvina komuniko

TENDARO: Fine OKK sukcesis solvi la demandon pri tendaro. Ĝi havos lokon ĉe Elta (Älta) sude de Stokholmo. Proksime de akvo k kun multaj diversaj komunikiloj por atingi ĝin. Ni esperas, ke la Gek-daro estos kontenta.

LOĜEJOJ: Kelkaj el la Gek-doj anoncis loĝejojn, kiuj estos disponigataj tute senpage. Tamen estas nur malmultaj. La plejmulto povos trovi komfortan loĝejon por po 1, 25 kr. tage. OKK tamen, tuŝante tiun ĉi problemon, kun bedaŭro konstatas, ke la aliĝoj ankoraŭ ne venis en tia kvanto, ke oni povus riski plurajn paŝojn por akiro de pli multaj tiaj loĝejoj. Temas ja pri devo, kiam oni kontraktas pri tiaj aferoj k OKK ne volas riski grandajn sumojn por tio. Ni jam alvokis en la antaŭa n-ro por tuja aliĝo, se oni deziras havi malmultekostan loĝejon.

Nature ekzistas ankaŭ hotelaj ĉambroj, sed ili estas pli multekostaj: 2,50 kr. por plena tago (k pli alte). En hotelo « Elim » estas esp.-parolanta K-dino.

GVIDLIBRO: Kune kun ETK (Turista Komisiono) ni eldonos specialan gvidlibron tra Stokholmo, kiu indikas la vidindaĵojn de Stokholmo k la horojn, kiam oni povas viziti ilin; plie ĝi enhavos historian priskribon.

KONFERENCOJ: Ni petas insiste al la Gek-doj, kiuj volas aranĝi specialajn frakciajn k metiistajn kunsidojn k konferencojn, senprokraste sciigi tion al OKK, ĉar ankaŭ pri tiu afero la antaŭlaboro devas esti farata kiel eble plej baldaŭ.

Ekspozicio: Al Gek-doj, kiuj havas specialaĵojn, ni petas aŭ donaci aŭ pruntedoni por la ekspozicio, kiu nature devas esti kiel eble plej ampleksa, por pruvi al la laboristaj gvidantoj k al la publiko, ke nia lingvo enpenetris en ĉiuj medioj de la socio. Bonvenaj estas ankaŭ gazetoj, speciale el pli ekzotikaj landoj k el Balkanlandoj, krome ĉiaspecajn turist-broŝurojn k.a. aferojn ni danke akceptas.

GRAVE: Ne prokrastu vian anoncon pri partopreno ĝis la lastaj tagoj antaŭ la kongreso. Aliĝu jam nun, se vi deziras havi loĝejan avantaĝon.


¹ Ni ricevis ĝis nun 68 antaŭmendojn je tiu libro: 300 pagataj antaŭmendoj estas minimume bezonataj. Prezo: 9.— fr. fr.

— página 3 —

SENNACIULO — 93

Proksimuma Programo

Sabate, la 5-an de aŭg.: Akcepto de la kongresanoj ĉe trajnoj k ŝipoj.

Je la 8-a h. Malfermo de la akceptejo en Domo de l’popolo, Barnhusgatan 14.

Je la 11-a h. Kunveno de IFETT.

Je la 14-a h. Unua lekcio de Lab. Altlernejo.

Je la 19-a h. Interkonatiĝa vespero.

Dimanĉe, la 6-an de aŭg. je la 12.30 h. Kolektiĝo sur la norda relvoja placo (proksime de la kongresejo) por fotografado. Poste marŝo al Remparo (Skansen) tra la urbaj stratoj. En la liberaera muzeo Remparo okazos paroladetoj de fremdlandaj K-doj kun svedlingva traduko. Poste sekvos koncerto de Tramistara orkestro k studvizito al la vidindaĵoj en Remparo sub gvido de Stokholmaj K-doj.

Je la 19-a h. Solena malfermo de la kongreso en la salonego de Koncerta domo, kie okazos koncerto de orkestro de A.B.F., kanto de « Kantobirdaro », orgenaj solaĵoj de direktoro Patrik Vretblad, paroladoj de K-do Lanti, (evtl.) de sveda ministro el la socialista registaro nuna, kongreskomitata prez. K-do Ernst Eriksson. Mallongaj salutparoloj de politikaj k faksindikataj gvidantoj.

Lunde, la 7-an de aŭg. je la 9.30 h. Malfermo de la unua laborkunsido. Elekto de prezidantaro, sekretarioj, proponkomisiono k.a. Salutvortoj de reprezentantoj el la landoj ĉeestantaj. Lego de jar- k revizia raportoj k diskuto pri ili.

Je la 12-a h. Manĝopaŭzo. Malkaraj manĝoj en Normakafejoj.

Je la 14-a h. Konferencoj de frakcioj socialista, anarkista, sennaciista k komunista.

Je la 19-a h. Honora akcepto ĉe la urbestraro en la ora salono de Urba domo. La kongreson salutos unu el la urbaj prezidantoj, sekvos speciala programo, la urbo donos manĝon al la kongresanoj, okazos kanto, muziko ktp.

Marde, la 8-an de aŭg. Je 9.30 h. Dua laborkunsido. Daŭrigo de la traktoj pri la agadraportoj k proponoj alvenintaj.

12-a h. Manĝopaŭzo.

14-a h. Tria laborkunsido.

18-a h. Lekcioj pri Kooperativa Asocio Sveda.

20-a h. Konferencoj de metiistoj. Cetere libervole.

Merkrede, la 9-an de aŭg. Je 9.30 h. Kvara laborkunsido (Lekcioj ev.).

12-a h. Manĝopaŭzo.

14-a h. Studvizito al Konsum-bakejo k al la Lumafabriko. (Laŭ grupoj).

20-a h. Kunsidoj k konferencoj de frakcioj k metiistoj.

Ĵaŭde, la 10-an de aŭg. Je 9.30 h. Studvizito al Gustavsberg por pristudo de la tiea porcelanfabriko. Vojaĝo per ŝipo tra la plej bela parto de l’Stokholma arkipelago. Dumvoje restado du horojn en Tollare, kie samtempe okazos paca konferenco. Reveno en la urbon denove ĉirkaŭ la 20-a h.

Vendrede, la 11-an de aŭg. Postkongresaj ekskursoj (se anoncos sin sufiĉa nombro da K-doj. Marŝo al vidindaĵoj en Stokholmo sub gvido de Stokholmaj K-doj). Interalie « La dometaro », kiun laboristoj mem konstruas helpe de la urbo, Kooperativaj domegoj, ktp.

Se sufiĉa nombro sin anoncos, okazos gimnastiko ĉiumatene pere de Laborista Altlernejo.

Tiun gimnastikon gvidos K-do Paul Neergaard, Kopenhago, kiu ankaŭ prizorgas la Laboristan Altlernejon.

Poŝtoficejon starigos la koncerna instanco en la granda halo de Domo de l’popolo (apud la akceptejo), kun speciala stampilo. Esperanto-parolanta deĵoristo. La poŝtoficejo prizorgos ĉion rilate al poŝtaj aferoj.

Bankaferojn traktos Södermanlands Enskilda Bank, kies filio G. estas apud la kongresejo, k en kiu deĵoros multlingvulo,

3-a listo de aliĝintoj

48 David Klasson, Mantorp, Svedio. 49 Leendert de Haan, Schiebroek, Nederl. 50 V. Bonde, Falun, Svedio. 51 A. de Vries, Amsterdam, Nederl. 52 E. Gans (gastino), Amsterdam, Nederl. 53 G. Dodebier, Apeldoorn, Nederl. 54 M. Medema, Borger, Nederl. 55 A. J. Bienefelt, Delft, Nederl. 56 Frans ten Hagen, Amsterdam, Nederl. 57 Gerardo Roelofs, Amsterdam, Nederl. 58 Jacob Koomen, Assendelft, Nederl. 59 Fritz Johansson, Höganäs, Svedio. 60 Carl H. Johansson, Falköping, Svedio. 61 (Gastino) Eva Julin, Stockholm, Svedio. 62 Teodor Julin, Stockholm, Svedio. 63 John Berglund, Umeå, Svedio. 63 K-dino Margaretha Almqvist, Oslo, Norvegio. 65 Einar Gabrielsen, Oslo, Norvegio. 66 Martin Muribö, Oslo, Norvegio. 67 Arthur Solberg, Oslo, Norvegio. 68 Thorbjörn Smådahl, Oslo, Norvegio. 69 Monrad Sundsby, Oslo, Norvegio. 70 Adolf Sörensen, Oslo, Norvegio. 71 K-dino Augot [?] Ween, Oslo, Norvegio. 72 Koc Vaclav, Plzen, Ĉeĥoslovakio. 73 Hans J. Honeder, Linz, Aŭstrio. 74 Franz Mittermayer, Linz, Aŭstrio. 75 K-dino Marie van Essen, Marken-Binnen, Nederl. 76 Johano Lok, Amsterdam, Nederl. 77 Paulo Meyer, Parizo, Francio. 78 E. Larsson, Spanga, Svedio. 79 K-dino Maria Larsson, Spanga, Svedio. 80 Erik Olsson, Landskrona, Svedio. 81 K-dino Stina Persson, Stockholm, Svedio. 82 Gudm. Söderström, Stockholm, Svedio. 83 Valfrid Nordlöf, Stockholm, Svedio. 84 E. Glöckner, Skoghall, Svedio. 85 Axel Eriksson, Stockholm, Svedio. 86 Hild. Rynolf, Falun, Svedio. 87 D. Versluis, Zwolle, Nederl. 88 J. Lievestro, Zwolle, Nederl. 89 A. Veen, Amsterdam, Nederl. 90 K-dino M. Veen, Amsterdam, Nederl. 91 G. Bouchard, Ĝenevo, Svisio. 92 Elsa Lindberg, Stockholm, Svedio. 93 Karl Karlsson, Nynäshamn, Svedio. 94 J.M. Kerr, Denver Colo., Usono. 95 M.M. Weber, Denver Colo., Usono. 96 Willy Burgemeister, Warnsdorf, Ĉeĥoslov. 97 Birger Karlsson, Amal, Svedio. 98 E.A. Karlsson, Stockholm, Svedio. 99 Evert Lord, Varberg, Svedio. 100 Joel Sulsky, Luton, Anglio. 101 P. Krijt, Amsterdam, Nederl. 102 J.W. Minke, Amsterdam, Nederl. 103 Annie Cachet, Amsterdam, Nederl.

Vivu la neŭtralismo!

Ni represas hodiaŭ ĉi tiun artikoleton, kiu aperis siatempe en « S-ulo » k poste en « Vortoj » (p. 73), ĉar ni opinias ĝin denove tre aktuala en la nuna momento, konsidere la situacion en Germanio. — Red.

Oni jam atentigis min pri neceso ne tro paradoksi en miaj diroj.

Tute prave!

Sed la vivo, la faktoj ne malofte paradoksas. Kaj ni devas atenti la vivon, la faktojn…

Sendube la plej « ortodoksaj » marksistoj konsentos, se mi asertas, ke la socia vivo estas sinsekvo de kontraŭdiroj. Ne ekzistas absolutaj veroj, krom eble en la abstrakta, matematika kampo. Veroj ĉiam rilatas al tempo, loko, forto, cirkonstancoj, ktp.

*Sed sufiĉe da ĉirkaŭfrazoj! Mi simple intencas krii: Vivu la neŭtralismo! Jen cinika konfeso pri « revizemo ».*¹

Bonvolu tamen ne tro rapide finjuĝi pri tiu mia « krimo »¹…

Vero estas, ke en la landoj, kie regas blanka teroro, nia SAT-movado ne povas malvolviĝi normale. Tie « S-ulo » k aliaj SAT-eldonaĵoj ne povas eniri libere. Sufiĉas esti posedanto de membrokarto de nia Asocio por esti suspektata, arestata, malliberigata.

Nu, ĉu do ni simple notu la fakton k rezignu? Estus tute maltrafa oportunismo! Kie SAT estas malpermesata, kie niaj anoj ne povas kolektiĝi sub nian ruĝan flagon, tie ili devas ŝirmi sin per la nure verda; ili devas partopreni la neŭtralan, burĝan, eĉ faŝistan esperantan movadon…

Ne gravas, se laboristo ricevas esperantan instruon de pastro, de faŝisto. Esperanto estas ilo, — ilo nepre necesa por la emancipo de nia klaso. Oni do ne timu ricevi ĝin de malamikaj manoj. La ĉefaĵo estas posedi la ilon k scipovi lerte ĝin uzadi. Aliiĝos la cirkonstancoj en la blankaj landoj; venos certe la tago, kiam estos eble utiligi malkaŝe la akiritan k bone akrigitan ilon por niaj klasaj celoj.


¹ Aludo al riproĉoj faritaj ĉe la Lajpciga Kongreso. — E.L.

— página 4 —

94 — SENNACIULO

Kiuj ne komprenas tion, kiuj krias: « For la neŭtralismon! » en la terorlandoj, tiuj, en plej bona okazo, estas blindaj fanatikuloj, aŭ simple provokistoj…

La vera kuraĝo ne konsistas el fanfaronaĵoj; vera heroo ne oferas senbezone sian vivon; male li ŝirmas zorge sian bruston por batali venke, kiam la cirkonstancoj fariĝos favoraj.

La vera kuraĝo ankaŭ estas diri la veron, eĉ kiam tio povas domaĝi al la verdiranto…

Sed, kompreneble, ju pli la cirkonstancoj devigas nin rezigni provizore niajn principojn en la blankaj landoj, despli ni devas rigore apliki ilin tie, kie regas ankoraŭ la burĝa demokratio.

Vivu la neŭtralismo! tie, kie nia obeinda, sed ne obeebla agitvorto: « For la neŭtralismon! » riskas detrui tute la esperantan vivon…

25-VIII-1929. — E. L.

TRA LA ESPERANTA GAZETARO

Ne sufiĉas krii devizon « Proletoj de la mondo unuigu vin »…

En « Juna Esperantisto » (n-ro 4) Rudolphus skribas pri la nuna neprospero de esp-o en Sovetio, nominte kiel plej gravan faktoron la instrumetodon: « … Dua grava faktoro estas la manko de esp. gazetoj en Sovetio. Se ni rigardas eksterlanden, en ĉiuj landoj ekzistas aro da div. esp. eldonoj, diversaj periodaj legaĵoj. Sed en Sovetio… ekzistas nur « Bulteno de SEU » aperanta ĉiumonate, sed fakte ĝi aperas kun malfrueco dum 2-3 monatoj. Jes, estas unu ĵurnalo, sed tute rusa kun nomo « Internacia Lingvo », sed ĉi legaĵo estas taŭga nur por plenaĝuloj, sed ne por junularo aŭ komencantoj… Kaj tria faktoro, la malbonaj cirkonstancoj. Kaj malfavora atentemo al esp-o: oni ĉiam preferas anglan, germanan, sed ne lingvon internacian… » — Ĉu Rudolphus do rekomendas krei pliajn enlandajn (sekve naciajn) esp. gazetojn? Legante liajn vortojn oni havas tiun impreson. Manko de esp. gazetoj en Sovetio? Nu, certe: oni fermis ja la landlimon kontraŭ mondskalaj esp. gazetoj, kiaj estas la SAT-organoj!!

Optimismo…

En artikolo de la « Majstro »(?!)¹ en « Frateco », monata gazeto por frateca vivo, n-ro 6, jenaj paroloj niaopinie iom riskaj, sed verŝajne akcepteblaj por kreduloj el la Frataro: « … Nun ni estas en epoko, kiam la mondo denove kreiĝas. La mondo ordiĝos, k ni ĉiuj partoprenas en ĝia ordigo. La ordigo de la mondo jam estas demando de tagoj, ne de jaroj… »

Kongreso kun « se »-oj.

En « Hungara Heroldo », n-o 2, ni legas: « Hungara Esp. Kongreso okazos somere en Nagymaros, se la vilaĝestraro invitos ĝin k se almenaŭ la kvarono de la komitatanoj de HES k la membroj de aliaj hungaraj esperantistoj (tiel!) certigas sian partoprenon ».

Ni deziru, ke la vilaĝestraro ne hezitos, la komitatana kvarono estos mobilizebla k ke la aliaj esp-istoj ĉeestu ne nur kun siaj membroj, sed ankaŭ kun sia kapo, ĉar oni espereble ne nur dancos, sed ankaŭ kunsidos!

Post ŝtormo – zefiro.

Sub tiu titolo « Bulteno de ĉeĥoslovaka Lab. Ligo Esperantista » (aprilo) konkludas pri la rezultoj de la Liga jarkunveno: « … Iom post iom enradikiĝas en niaj vicoj la liberpensado, la kritika spirito. Oni komencas respekti la opiniojn de alipensantoj k provas lumigi ties impulsojn per la unika instrumento, la senpasia racio ».

Do, antaŭen, K-doj el Ĉeĥoslovakio, por ke viaj klopodoj estu kronataj de definitiva sukceso!

Kontraŭ la faŝismo!

En n-ro 3 (aprilo-majo) de « Arbeider-Esperantisten » (Oslo) la Norv. Asocio de Esp. Laboristoj publikigas energian proteston kontraŭ la Hitlera reĝimo. Ankaŭ ĝi kontraŭstarigas (en nacia lingvo) leteron ricevitan de germana K-do al la senhonta hipokritaĵo, kiu aperis en « Heroldo » rilate la situacion en Germanio. Ĉi tiu n-ro estas bele prezentita k la titolo estas presita ruĝkolore okaze de la Maja tago.

Voĉo en la dezerto…

En « La Juna Batalanto » (majo), gazeto de junaj katolikaj pacistoj, aperanta en Kolonjo, jena kuraĝa k malkaŝa eldiro pri la stato en Germanio: « … La registaro silentigas perforte ĉiun, kiu kuraĝas paroli », k pri la katolika junularo speciale: « … seniluzie rigardante ĝin, ni konstatas, ke ni perdis batalon. Se nova milito prepariĝas, la katolika junularo en Germ. estos nek sufiĉe klarvida, nek sufiĉe forta por eviti ĝin… nova mondkatastrofo trovos ĝin nepreparita kiel 1914… »

Favore konstrastas tiu malkaŝa lingvaĵo kun la senprincipa servemaĉo de iu Teo Jung en la kolonoj de la « sendependa » organo de la esp. movado!

Kie la movado progresas.

En la bonaspekta « Svenska Arbetar Esperantisten » (Sveda Lab. Espetantisto) estas ĉiam interesaj artikoloj, parte en esperanto. Ankaŭ la recenza parto estas tre zorge prilaborata. Kompreneble ĉi-jare multaj notoj k artikoloj rilatas la SAT-Kongreson.


¹ Se ni bone memoras, la nomo de tiu en supra artikolo nenomita « Majstro » — la kioma Majstro aŭ Mesio mondsavonta li estas? — estas P. Danov.

[REKLAMO p.4] Post unu Semajno aperos n-o 4/5 de « Sennacieca Revuo » kiel duobla numero kun riĉa enhavo bele ilustrita kiel ordinare. (Prezo: fr. 2.50). SED, ĉu vi jam zorgis pri larĝa disvastigo de la maja specialnumero de nia revuo kun dukolora titolpaĝo k valoraj artikoloj? Tiu ĉi numero estas ankoraŭ havebla por la prezo de 1.80 fr. por 1 ekz-o, 6 fr. por 5 ekz., 10.50 fr. por 10 ekz-oj. Administracio de SAT, 23, rue Boyer, Paris XX.

ĈE LA LABORISTAJ ESPERANTO-ASOCIOJ

La likvidiĝo de S.E.A.

En la n-ro 404 de « S-ulo » ni sciigis, ke Socialista Esperanto-Asocio ŝanĝis sian nomon k fariĝis Societo de Esperanto-Amikoj. Hodiaŭ ni devas informi la legantojn, ke la organizo devis tute likvidiĝi. Komento superfluas. « Revolucio » ja okazis en Germanio.

Ekzamenoj de la Nederlanda L.E.A.

Partoprenis la unuan esp. ekzamenon aranĝitan de la Ekzamena Komitato de la Federacio de Lab. Esperantistoj, la 14-an de majo en Amsterdamo, 57 personoj, inter ili 49 por la diplomo A (praktika diplomo) k 8 por diplomo B (instrukapablo).

Voĉoj el Germanio¹

…26-V-33. Kara amiko! Hodiaŭ mi ricevis vian bildkarton, por kiu mi kore dankas al vi. Viaj sciigoj tre interesis min, ĉar mi ĝis nun ne sciis ion pri la amika kontrakto inter Stalin k Hitler. Estas terure. Nekredebla senkaraktereco! En Germanio la kompartianoj estas mortbatataj, troviĝas en karceroj k internigejoj k tiuj uloj intertraktas amike. Oni povus malesperi!!

K-dino, kiu oficas en sindikatoficejo, rakontis al mi jenon: Ŝi trovis sur sia labortablo inter aliaj aĵoj gazeton kun la titolo « Die Aktion ». Temas laŭdire pri jud-intelek-


¹ Ni atentigas la legantojn, ke pliaj voĉoj pri k el Germanio aperos en la n-ro 4/5 de « Senn. Revuo » (vd. anoncon!).

— página 5 —

tula gazeto german-k franclingva, kiu aperas nuntempe en Elzaso. Leginte ĝin dum la tagmeza laborpaŭzo, ŝi forbruligis la gazeton en la loĝejo de fratino, konsiderante, ke iu kolego pro malzorgo forgesis kaŝi aliloken la presaĵon. Sentime la K-dino reiris en la laborejon. Subite la faŝista komisaro de l’koncerna sindikato invadis la ĉambrojn k kriis : « Kiu forprenis mian gazeton ? » Nu, ĉiuj ĉeestintoj silentis, kio sekvigis, ke la komisaro minacis arestigi la tutan oficistaron. Tiam la K-dino konfesis, ke ŝi havis la gazeton k forbruligis ĝin. Tion la faŝisto pridubis k venigis kelkajn kriminalpolicistojn, kiuj ekkaptis ŝin. La K-dino estis transportata en la policoficejon, dum unu el la kriminalpolicistoj iris en la loĝejon de ŝia fratino k traserĉis la forntruon, forportis la cindron k montris ĝin al la polica oficisto, kiu devis esploradi la K-dinon. Estis pruvite, ke ŝi diris la veron. Tamen ŝi ne tuj estis liberigata, ĉar… laŭ la dokumentoj, kiujn posedis la policistaro, ŝi estas kompartianino. Tute precize la policistaro estas informita pri la unuopaj okazintaĵoj en la politika vivo de la koncerna K-dino. Oni serĉis kaŭzon, por enkarcerigi ŝin, sed ne sukcesis, spite la provoko…

Al mi konata K-do dum la lastaj tagoj nur tial estas enkarcerigita, ĉar li antaŭ jaroj foje estis membro de la kompartio. Aliaj estas enkarcerigitaj dum kelkaj tagoj sen cito pri motivoj, do tre verŝajne nur pro tio, ke ili estis « rekomenditaj » (denuncitaj) de la karaj najbaroj. Speciale en laboristaj kvartaloj la denuncado floregas…

Interesos vin, ke en Germanio momente estas disvastigata de la kompartia opozicio (KPO) la unua bonega analizo pri la malvenko de l’germana laboristaro k la direktoj por la nelega batalo kontraŭ la faŝismo. Tiu tezoj aperis en la teoria organo « Kontraŭ la Fluon » (Gegen den Strom) n-ro 5, majo 1933. Estas germanlingvaĵo havebla en Strasburgo. En la laborejoj la proletoj kvazaŭ buŝkaptas ĝin kiel anseroj la pomkernaĵon. La nelegaj periodaĵoj, cirkuleroj de l’oficiala kompartio, kiujn mi sukcesis ricevi ĝis nun, estis absolute senvaloraj. Jes, mi legis ilin, sed estas kvazaŭ mi scius nenion pri ili. Ili publikigis ŝablone la samajn idiotaĵojn kiel pli frue. Fanfaronaĵoj abundas. Ekz. la « Tribunal» (hektografita organo de l’malpermesita « Ruĝa Helpo ») raportis, ke el vilaĝo apud Ŝ. 4 komunistoj estis denove arestataj, kvankam ili nur mallonge antaŭe estis revenintaj el la « internigejo ». Oni kaptis ilin pro la krio « Ruĝfront’ ». Kompreneble la « Tribunal » rakontis, ke tiuj estas kuraĝaj K-doj. Sed fakto estas, ke la 4 junuloj trafis tial ree en la manojn de l’policistoj, ĉar ili ebrie kriaĉis k insultis la faŝistan registaron. Mi sciiĝis tion de K-do, kiu loĝas en la sama vilaĝo k konas ilin. Sed eble estas pli interese konstati, ke la prezoj por nutraĵoj altiĝas, la labortempo plilongiĝas, edzaj virinoj estas maldungataj, la « sanktaj » promesoj de Hitler k K-io ne estas plenumataj, ne povas esti plenumataj, ĉar la faŝismo ja devas unuavice helpi al la interesoj de la grandkapitalistoj k-bienuloj. Estas klare, ke la plimulto de l’ laboristaro k etburĝaro ne divenis la demagogian rolon de l’ faŝista reĝimo, kiu grandanime pagigis la salajron por la festotago de l’ 1-a de Majo, sed kiu ŝtelis el la poŝoj de l’subprematoj jam miliardojn per limdepagoj k aliaj metodoj. Bedaŭrinde la laboristaro ĝenerale en la nuna momento taksas la valoron de l’ faŝismo laŭ la akirebloj en la fabrikoj ktp, k tute malatentas la grandegan danĝeron de l’faŝista kulturreakcio.

Kiel mi legis hazarde ĉi tie, en la urbo estas ŝanĝitaj la nomoj de 85 stratoj. Ĉi-lastaj nun portas la nomojn de faŝistaj herooj k eminentaj militbuĉistoj. Mi konstatas, ke multaj civitanoj ĉagreniĝis pri tio, ĉar ili nun tre malbone povas sin orienti. I.a. unu strato havas nun la nomon de faŝisto, kiu akcidentiĝis dum aŭtomobilveturo. Tiaj « herooj » estas honorataj !

Mi aŭdis, ke la firmo Boŝ maldungis 400 inojn edziĝintajn. Tio ne plaĉas al la nacisocialistinoj, kiuj troviĝas inter ili. Ili voĉdonis siatempe por Hitler en la espero havi poste avantaĝojn. La malo efektiviĝis. Boŝ konstruas novan grandan fabrikon. La konstruentrepreno nur ricevis la rajton konstrui, kondiĉe ke 200 laboristoj estu maldungataj favore al sama nombro da nacisocialistoj dungotaj.

En la Nigra arbaro estas multaj memstaraj meblistoj, ĉefe en la « Nagold-valo ». En la pli fruaj jaroj ili liveris regule kontraŭ kontanta mono al judaj entreprenistoj. Estas vere, ke ili devis labori por malaltaj prezoj. Pro tio ili ĉiam protestis k subtenis la Hitlerisman agadon k kompreneble pretis partopreni la kontraŭjudan bojkoton. La sekvo de tio estis, ke la judoj aŭ ne plu povas aŭ ne plu volas aĉeti ĉe ili, kio kaŭzis, ke ili nun estas senlaboraj. Fakte ili nun eksiĝis el la nacisocialista movado pro seniluziiĝo. Same fartas aliaj anoj de la meza klaso…

Por Ŝtopi la Breĉon

23. listo

Grupo Villejuif fr. fr. 38.90
K-do 17 520 » 3.60
K-do Burgemeister (Amal) » 2.50
Anonimulo (Danio) » 100.—
Roterdama SAT-rondo h. gd. 7.—
14 593 P. Krijt, Amsterd. » 0.50
14 942 J.W. Minke, Amst. » 1.—

… 4-VI-33.

Karaj Gek-doj !

Havinte la bonŝancon forlasi la germanan teritorion por 48 horoj, mi profitas la okazon por skribi al vi. Ĉar ĉe ni en Germanio estas subpremita ĉiu libera pensesprimado k jam tute nenion oni povas skribi pri Germanio eksterlanden. Kiam iu konversacias iom laŭte kun sampensanto, li ĉiam devas observi la straton ĉiuflanken por ne riski la danĝeron esti tuj arestata. Da spionoj nun estas tiom en Germ., ke oni devas supozi en ĉiu homo « naciecan gardanton ».

Kiel oni endanĝeriĝas, neatente elparolante ion, pruvas jena okazintaĵo en Fr. Iu eldiris okaze de solenaĵo, kiam oni elpendigis la standardojn : « Jen oni denove elpendigas la ĉifonojn ! » Li celis la hokokrucajn standardojn. La viro estis samvespere arestita, kvankam li estis elparolinta la frazon tre mallaŭte.

La lab. organizojn oni radikale malpermesis, ilian propraĵon oni ĉiam konfiskis. Oni daŭre ŝvebas en danĝero, ke okazos hejmtraserĉo. Ankaŭ ĉe mi oni jam serĉadis en la loĝejo… Kompreneble mi antaŭe estis forportinta la « ŝtatdanĝerajn » librojn… Kiam domtraserĉas profesiaj policistoj, oni estas bonŝanca, ĉar ili kelkiom intence indulgas, sed kiam venas t.n. helppolicanoj, kiuj ja estas S.A.-anoj¹ ili ĉion radikale konfiskas. La germanaj brunaj idiotoj ne favore rilatas al esperanto ; ili nomas ĝin juda lingvo, kiu meritas esti disvastigata inter la sovaĝuloj de Aŭstralio. Ili ja estas tiom malsaĝegaj, ke ili ĉion malakceptas, kio estas iom internacieca…

Ion certan pri la politikaj kaptitoj oni malofte ekscias, ĉar pri tio oni severe sekretigas. El sufiĉe fidinda fonto mi aŭdis, ke ekzistas 3 klasoj laŭ traktado. Ĉiu pli malbona ol la alia. En la… a popoldomo, kiu nun estas S.A.-hejmo, troviĝas en la keloj multaj kaptitoj, kiuj povas esti vizitataj de siaj parencoj, sed tiuj vizitoj staras sub plej severa kontrolo. Tamen multo tragutas. La traktado en la… a popoldomo estas terura. La kompatinduloj estas tiom batataj, ke sur la tuta korpo estiĝas bluaj strioj de subhaŭta sango. Sed la kulmino estas jeno : Kiam iu estas reliberigata, li devas subskribi sciigon, ke manĝaĵo k traktado estis tre bonaj. Kiam iu rifuzas subskribi la sciigon, ĉar ĝi estas mensogego, li ricevas gumbastonan lecionon. La kaptitoj devas marŝi ĉiutage en la korto,

— página 6 —

kantante patriotajn kantojn k unu devas porti hokokrucan standardon… Mi loĝas en lernejo k povas observi la tiean vivon. La infanoj estas vere freneze naciecaj. Ili daŭre kantas naciecajn kantaĵojn, salutas jam de malproksime ĉiun S.A.- aŭ S.S.¹-anon per « Vivu Hitler ! » k levita mano…

Sed la daŭraj promesoj pri laborhavigo ĝis nun nur estis k restis promesoj k ili restos promesoj. Sed diru nur unu vorton kontraŭ Hitler, k ili manĝegas vin ! Hitler estas la germana dio, li povus fari la plej grandan sensencaĵon, la popolo certe aprobus ĝin. 90% hodiaŭ blinde krias « Hajl Hitler » k firme kredas al lia evangelio.

Kio ajn okazu, mi almenaŭ per la koro k menso restos SAT-ano.

La bruna teroro

Depost la alveno de Hitler al povo : 400 murditoj, 60.000 batitoj, 350.000 ŝtelrompoj k perforto, ktp., 50.000 en karceroj, 40.000 en punejoj, kie ili estas malbone traktataj ! Eta kriplulo en Berlin estis batata k minacata de la faŝistaro, se li rifuzus diri la adresojn de aliaj komunistoj (en la karcero de General-Pape-strato). Sed li rifuzis dirante : « Vi povos bati min ĝismorte, sed mi restos komunisto k ne vendos miajn K-dojn ». — M. S.

Ekster nia Movado

Per la helpo de influhavaj personoj la polaj radio-stacioj ekkonsentis pri disaŭdigo de regulaj programo (lekcioj, koncertoj) pri k en esp-o. — En Germanio nuntempe neniu radio-stacio plu disaŭdigas informojn, kursojn aŭ eĉ nur la semajnan programon en esp-o.

Nuntempe (laŭ freŝdata enketo) esp-o estas instruata en Britio en 27 lernejoj ; en 14 popollernejoj (8 oficiale, 6 neoficiale) al 655 lernantoj (454 knaboj, 201 knabinoj) k en 13 altgradaj lernejoj (5 oficiale, 8 neoficiale) al 351 lernantoj (161 knaboj, 190 knabinoj).

En Tasmanio (Aŭstralio) esp-o estas instruata al infanoj neoficiale post la lerntempo en unu lernejo. La koncerna instruisto havas grandan klason.

La ĝeneraldirekcio de l’aŭstriaj fervojoj aranĝis ekzamenon pri scio k parolkapablo en esp-o (aŭ alia dua lingvo) por konduktoroj, kiu estas ĉiujare ripetata, por ke la dejorantoj ne forgesu la lingvon. Anoncis sin en la stacioj Bruck 22, Graz 39, Wien 47, Amstetten 17, Linz 66 k Salzburg 2.

Laŭ « Germ. Esp-isto » la estraro de l’Germ. Esp-Asocio turnis sin al la nacisocialistaj regnaj ministroj (por interno k propagando), kun proponoj utiligi esp-on en la servo de l’nacia propagando, per eldono de flugfolioj, broŝuroj, radio-paroladetoj ktp. Rezulto de tiu elpaŝo ĝis nun ne estas konigita.

Multaj abonoj finiĝas en Junio !

Ni petas renovigi abonojn k membrecon kiel eble plej akurate por eviti interrompon en la liverado. Prefere uzu por viaj pagoj unu el la sekvantaj poŝtĉekaj kontoj (ĉiuj je la nomo de S.A.T., 23, rue Boyer, Paris 20) :

Bruxelles n-ro 350 189
S’Gravenhage n-ro 211 533
Kopenhago n-ro 4 986
Leipzig n-ro 85 148
Stockholm n-ro 74 153
Wien n-ro D-109 068
Zagreb n-ro 41 448
Zürich n-ro VIII-200 49

¹ Anoj de l’nacisocial. Atak-taĉmentoj (milicanoj).

Memornoto

Represis el « S.R. » : Rappel de l’Aube Troyes, 6.5. (vivo en la ruĝa armeo).

Priesper. artik. k notojn enhavis : Signalen, Stockh., 11., 18., 25.5., 1.6. ; De Fakkel, Amsterdam (rubr.) 18., 23., 27.5., 7.6. ; A Vida Social, Lisboa, 1., 15.5., 1.6. (paĝo, ankaŭ kun notoj el « S-ulo ») ; Le Peuple, Bruselo, 11.9., 26.12.32, 4.1.33 ; La Wallonie, Liège, 16., 18.3 ; Le Prolétaire, Liège, 4.2., 15.4. ; Journal de Charleroi, 4.2. ; ITF-Bulteno, Amsterd. (rubr.), aprilo, majo.

Pri SAT enpresis : Nya Alvsborgaren, Amal, 24.5. ; Le Travailleur, Belfort, 3.6. ; La Patrie Humaine, Paris, 2.6.

* * *

En la monata gazeto « Forban » (frisa-nederl.) aperas depost majo 1932 regula esp. kurso. — En revuo por vegetarismo k eŭgeniko (rumana) « Vegetarismul » (Bukareŝto) aperas regula esp. paĝo kun resumo de la enhavo.

* * *

« Renovacion », organo de l’hisp. socialista junularo, Madrid, 3.6., enhavas larĝan esp. rubrikon k raportas pri la SAT-Kongreso.

NIA POŜTO

Nigrulo. — Manuskr. « Interbatalo » ricevita.

  1. — « Pafiĝi » kiel metafora esprimo en la senco de « jetiĝi » ne estas malkorekta. Vd. « Plena Vortaro », p. 348 : li pafis sin for (= subite malaperis).

18.334. — Artik. pri skoltoj aperos.

A. Bentson. — Via abono finiĝas kun junio. 5 kr. ĝis jarfino al la Kopenhaga poŝtĉeka konto de SAT.

Recenzejo

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Okamoto-Rikici : Teorio de Socia Vivo. Evangelioj de Belismo, vol. 8.—. 37 p. Form. 12×18. Prezo : 0.25 jeno. Eld. Belisma Koopera Kulturejo, Tomiokamura, Ŝuntoo-gun, Ŝizuokaken, Japanio.

En ĉi tiu broŝuro la aŭtoro klarigas tiun parton de sia doktrino, kiu rilatas al la ekonomio. Li polemikas kontraŭ Marks rilate lian difinon pri valoro, prezo k distribuo de l’plusvaloro. Laŭ li ĉi lasta ne devus esti disdonata al la laboristaro, sed devus servi por kapitaligo. Li rekonas la neceson malplialtigi la labortagon por ebligi pli altan kulturon k vivfeliĉon de la tuta homaro. Kiu legis la antaŭajn volumetojn, scios taksi ankaŭ ĉi tiun.

Gvidilo pri Kopenhago. Ilustrita faldebla prospekto belaspekta kun koncizaj klarigoj. Senpage havebla ĉe Turistforeningen for Danmark, Vestre Boulevard 18, Kopenhago, aŭ Societo de Danaj Esp-istoj, Fredericiagade 6, Kopenhago.

Aŭstrio. Faldebla ilustrita prospekto, dediĉita al la Kolonja Esp. Kongreso de la Federacia Ministerio por Komerco k Trafiko, Wien, k eldonita de ĉi-lasta. Havebla ĉe Internacia Esperanto-Muzeo, Neue Burg, Wien I.

Jesus Amaya : Goethe. Bio-bibliografia studo en hispana lingvo (kun raciigita ortografio) verkita de esp-ista K-do el Meksikio. Eld. Brambila, Guadalajara, Jal., Méj. 1932. — 68 pĝ. Form. 11×17. Prezo neindikita.

KORESPONDADO

Ĉeĥoslovakio. K-do Emil Seidel, Rosengasse 45, Gablonz a. N., interŝanĝas PI, PM, kĉl.

Germanio. Kurt Schmeisser, Am Bahnhof 61-c, Dahlen/Sa., interŝ. PM (el Germanio, malnov-germanŝtataj, Dancig, Saar), kĉl., pref. kun Sovetio. Certe resp. Ne sendos unue.

Hispanio. K-do 29 j., fraŭlo, koresp. kun fraŭlaj SAT-aninoj el Germanio. Adr. : M. Balaguer, Avenida de Cataluña 2, Tarrega. Lerida.

Litovio. J. Svilainis, Molelai, Videniŝkiai, koresp. k interŝ. L, PK, PI, esp. gaz. kun legantoj de « S-ulo ».

Portugalio. Juna K-do dez. koresp. kun eksterlandaj Gek-doj, L, PI. Skribi al : Sebastiao Nunes, Rua do Paraizo 28, 1°, Lisboa.

Sovetio. Esp. rondeto ĉe ĝardenkult. instituto (33 gestud. 18-25-j.) dez. kor. L, PI, kĉl. K-do A.D. Borisoglebski, urbo Micurinsk, poŝtkesto 24, Institut imeni Micurina.

Svedio. La Esperanto-klubo en Dals-Langed aranĝos en julio letervesperon k petas alsendon de PK k L el la tuta mondo. Ni certe respondos. Skribu al : Esperanto-klubo E. Svantesson, Dals-Langed, Svedio.

Radio-programo

26.6. : 19.40-20.00 : Ljubljana, 576 m, kantoj kun esp. klarigoj (samhore : 3.7).

21.15-21.45 MET : Minsk, 1105 m. (same : 28.6).

28.6. : 22.35-22.55 : Warszawa, 1400 m, Krakow, 312,8 m, parolado.

29.6. : 22.07-22.30 (?) : Leningrad, 857 m, informoj.

3.7. : 15.15-15.30 : Turo Eiffel (Paris), 1445 m, parolado.

Kvar knabinoj

deziras korespondadi : Majken Olsson 16, Helny Karlsson 19, Gertrud Karlsson 22, Olga Samuelsson 30, adr. : Malmön, OLOFSHOLM, Svedio

Helpu al la Komisiono, kiu preparas gravan ekspozicion pri la valoro de esperanto okaze de la Kongreso de l’

Sindikatara Internacio (F.S.I.)

per sendo de ĉiuspecaj esperantaĵoj, revuoj, prospektoj, ktp. ! Atentu, ke tiu ekspozicio estas oficiale konsentita de la estraro de la Internacio ! Ĉiu, kiu havas iom valoran materialon, kontribuu tiel al la venko de nia movado ! Adresu ĉion al Esp. Laborista Grupo, Maison des Tramwaymen, 17, rue du Poinçon, Bruxelles (Belgio).

N.º 407, 25 de julio de 1933

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

9-a JARO, N-o 407 — MONATA ESPERANTO-GAZETO — 25. JULIO 1933

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, av. de Corbéra, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO. ADMINISTREJO: 23, rue Boyer, Paris 20e.

Raportaro de la Plenum-Komitato de SAT (1932-1933)

B) Redakcio

Kun escepto de unu duobla n-ro (junio-julio) de « S.R. » la organoj aperis en regula amplekso, t.e. 8 paĝoj por « Sennaciulo » (inkluzive « La Lernanto) k 16 paĝoj por « Sennacieca Revuo », kiu lasta depost marto reviviĝis, por kompensi iaparte la malaperon de « La Nova Epoko » en februaro. Pri la neceso de tiu apermaniero de niaj organoj ni ne plu bezonas insisti ĉi-loke : por povi konservi sufiĉe grandan kvanton da abonantoj ankaŭ en la krizotempo, necesis ebligi al tiuj, kiuj ne povus pagi kotizon por ambaŭ organoj, esti aktivaj membroj ricevante nur unu, nome la oficialan organon « Sennaciulo » monate. Cetere, estu por la honoro de niaj membroj dirite, ke relative nur malgranda kvanto da Gek-doj uzis ĉi tiun mizertempan rajton. Estas ĝojiga fakto, ke la plimulto el la membroj pagis, se eĉ nur pene k per kvaronjaraj partopagoj ofte, tamen por ambaŭ organoj. Tiu fakto montras la oferemon k seriozon de tiuj membroj, kiuj ankaŭ en la nuna tempo restis fidelaj al sia Asocio k deziris la spiritan interligon, kiun alportas la SAT-gazetoj.

Dum aprilo k majo ni havis bedaŭrinde gravajn malfacilojn en la aperigo de la gazetoj, sekve de la malbona labormaniero de la nova presejo, kiun ni estis devigataj elekti post la regiĝo de Hitler en Germanio. Tamen la redaktoro ĉiam zorgis pri sufiĉe frua livero de la manuskriptaro k sekve havas nenian respondecon rilate al prokrastoj.

Laŭ la supre priskribita nov-aranĝo de la apermaniero la enhavo de « S-ulo » kiel oficiala organo devis konsisti preskaŭ ekskluzive el komunikoj, notoj k artikoloj pri SAT k la diversaj LEA-oj, kroniko, ktp., sed ne plu ofte povis enteni raportojn pri la laborista movado ĝenerala. Ĝi havis ununure la celon esti informilo por la membraro, precipe tiu parto, kiu ne povas nuntempe aboni al ambaŭ gazetoj. Pro tiu ŝanĝita aspekto de « S-ulo » ni ricevis kelkajn plendojn de K-doj, kiuj diras, ke la enhavo de la gazeto ne plu kontentigas ilin. Por solvi tiun problemon ni deziras koni la opinion de kiel eble plej multe da K-doj.

Ĉar « S-ulo » tute akceptis la rolon de oficiala komunikilo, la spaco de « Senn. Revuo » kompreneble estis libera por ĉio alia, nome a) je duono por raportoj el ĉiuj regionoj de la terglobo, tiaj, kiaj aperis en la antaŭaj jaroj en « S-ulo » k b) je duono por belliteraturo k sciencecaj artikoloj, recenzoj, ks. Per tio, ke aperis la laste citita materialo en « S.R. », la revuo estis anstataŭanto por la malaperinta « La N.E. ».

Ankaŭ rilate al la aranĝo de « S.R. » ni kompreneble bonakceptas konsilojn, kritikojn, sugestojn.

Por la 400-a n-ro k la maja « S.R. » ni faris specialajn alvokojn por kunlaboro ; tiel la nomitaj n-roj ricevis apartan aspekton, kiu taŭgigis ilin speciale por la varbado k disvendo en la grupoj. Multaj K-doj profitis tiun okazon, almenaŭ koncerne la 400-an n-ron, ĉar ni disvendis el ĉi tiu milon da ekzempleroj super la ordinara eldonkvanto. Rilate la majan n-ron ni ne sukcesis tiel bone, kvankam ankaŭ ĉi tie multaj el la samaj laboremaj K-doj (el kiuj ni ne volas nomciti iujn, por ne ofendeti aliajn) kunhelpis laŭ siaj fortoj. Kompreneble oni devas konsideri, ke tiu lasta n-ro ne plu estis grandkvante disvastigebla en Germanio.

Nelaŭdan kritikon pri la enhavo de niaj gazetoj ni ricevis de kelkaj legantoj el Strasburgo, kiuj trovas, ke ilia enhavo ne estas sufiĉe klasbataleca. Al tio ni rimarkigas, ke pri grado de klasbataleco estas malfacile juĝi laŭ la ekstera prezento de l’materialo k laŭ la sono de l’vortoj. Ankaŭ oni ne devus fingromontri al tiu aŭ alia artikolo (tiuj K-doj cetere citis neniun speciale), sed juĝi laŭ la tuto k ĝia efiko sur legantojn. La kritikanto mem cetere sendis nenian kunlaboraĵon, kiu estus rifuzita. Kvankam la spaco nun estas treege limigita (ni publikigas ja ne nur raportojn, sed ankaŭ belliteraturon ktp.), ni neniam malakceptas interese k sencoplene verkitan artikolon.

Tro drastajn polemikaĵojn kompreneble ni, fidelaj al niaj gvidprincipoj, devas malakcepti¹. Okaze de la disrompiĝo de l’socialismaj organizoj en Germanio aperis tamen pluraj kritikaj artikoloj en « S-ulo » k « S. R. », sed tiuj kritikoj neniam degeneris en insultojn aŭ ofendojn al alitendencanoj. Kritiki en deca formo devas esti permesate, ĉar sen kritiko fruktodona pensinterŝanĝo ne eblas. Juĝi juste pri tio, kio estas klasbatala ago k kio ne, ofte ne estas facila afero, k la kunlaborantoj al SAT-organoj ĉiam kun skrupulo pripensu tion, por ke la redaktora krajono ne bezonu forstreki facilanime faritajn eldirojn…

* * *

« La Lernanto » aperis laŭ la sama maniero kiel en antaŭaj jaroj. Kelkaj K-doj bone komprenis ĝian celon k helpis per trafaj kunlaboraĵetoj. Tamen ni tre dezirus, ke pli multaj el la komencantoj decidiĝu ekverki iom por « L.L. ». Ili ja havos bonan kompenson en tio vidi presitaj siajn verkaĵojn. Kaj aliaj ĉerpos el tio kuraĝon k verketos siavice… Por ĉiuj rubrikoj mankas al ni kunlaborantoj, precipe por la infan-rubriko k ankaŭ por la « distra » angulo. La redaktoro mem devis fari ĉiujn enigmojn. Ĉu neniu volas helpi al li en tiu fako ?

¹ Escepte se temas pri defendo de nia organizo kontraŭ skismulaj atencoj !

— página 2 —

98 — SENNACIULO

Al la Membroj de la Federacio de Lab. Esperantistoj en la nederlandlingva regiono

Karaj Gekamaradoj !

Estu kore salutataj vi ĉiuj, kiuj tenas hodiaŭ por la unua fojo en manoj ekzempleron de la oficiala organo de SAT : Sennaciulo. Estas vere, ke kelkaj centoj el inter vi, aboninte laŭ propra iniciato nian gazeton jam tre bone konas ĝin. Por multaj inter ili ĝi fariĝis fidela amiko k samvojulo ; dum longaj jaroj ili legis ĝin ; k ĝi fariĝis por ili nepre necesa intelekta nutraĵo.

Certe, en antaŭaj jaroj Sennaciulo estis pli ampleksa, pli mult-enhava, ankaŭ pli multekosta ! Nu, pli ol iam en tiu ĉi malbona kriza tempo montriĝas kiel vero, ke por malmulte da pago oni ne povas multon liveri. (Kiuj inter vi volos legi pli multe da esperantaj artikoloj, raportoj k belliteraturo, tiuj abonu al nia monata « Sennacieca Revuo », en kiu ili trovos abundan materialon.)

La celo de Sennaciulo estas ĉefe interligi vin kun la tutmonda laborista esperantistaro. Nia gazeto informos vin, kiel oni laboras ĉi tie k tie en la mondo por nia komuna afero. Vi baldaŭ spertos ĝojigan efikon de la legado : via vido mirinde plilarĝiĝos. La artefaritaj limoj ja ne ekzistas antaŭ la komuna esprimilo, kia estas la lingvo esperanto. Legante gazeton redaktitan tute en esperanta lingvo, sciante, ke tiu ĉi gazeto iras en ĉiujn regionojn de la terglobo, al Afriko, al Aŭstralio, al Japanio, al Ameriko, vi sentos iom, ke solidaro trans la landlimojn helpe de esperanto ne estas nura vana agitvorto. Ĝi alprenas konkretan formon : vi ligiĝos per nevideblaj fadenoj kun viaj fratoj-samsortanoj k samcelanoj en la tuta mondo. Tiele vi pli bone komprenos la signifon de esp-o k la rolon, kiun povas ludi SAT.

Do, koran bonvenon en niaj vicoj ! Kaj varman gratulon al la gvidantoj de la Federacio de lab. esp-istoj en Nederlando, kiuj klopodis por atingi tiun imitindan iniciaton. Ili bone komprenis, ke la por- k peresperanta agadoj devas iri paralele k sin apogante unu la alian. Ĉi tiu unua elpaŝo montras la vojon k espereble aliaj L.E.A. alprenos pli malpli frue saman decidon, kio ebligos, ke Sennaciulo fariĝos la plej multe legata gazeto en tuta Esperantio.

Sur la ĝusta vojo antaŭen !

La Redakcio.

C) Administracio

Fine de junio 1933 la sumo da pagantaj abonantoj estis por « Sennaciulo » 1558¹ k por « Sennacieca Revuo » 1375. « La Lernanto » estis krome aparte abonata de 3.100 legantoj (el kiuj 2500 pere de la Sveda Lab. Esp. Asocio). La statistiko de l’membraro estas : 1471 aktivaj k 144 aspirantaj aŭ subtenantaj (do sume : 1615).

Ĉi-supraj nombroj povos aperi tre modestaj precipe al nekonantoj de nia movado. Oni devas konsideri tamen kompare la nombrojn por la esperanto-movado ĝenerale por havi ĝustan bildon pri niaj fortoj. La IPE-a gazeto « Isto » jam de kelkaj monatoj ne aperas k la IPE-a literatura revuo « La Nova Etapo » havas nur 233 abonantojn, laŭ statistiko publikigita en la n-ro 131 de « Bulteno » de SEU. Ĉi-lasta havis je la sama dato nur 894 abonantojn. La neŭtrala « Literatura Mondo » ne havas multe pli ol 600 abonantojn k « Heroldo » 2000. Vi do vidas, ke en komparo kun tiu stato de la tuta esp-a movado nia pozicio ne estas tiom malbona k ke restas tute solida bazo por ekiri al novaj « konkeroj ».

Pri la librofako (vendonombroj) ni ne povas doni ekzaktan statistikon pro tio, ke nur antaŭ malmultaj monatoj okazis la fortransporto de l’tuta provizo el Lajpcigo al diversaj lokoj (vidu la antaŭan n-ron). Ĝenerale la librovendado ne estis tiel vigla kiel en antaŭaj jaroj, k tio estas la ĉefa kaŭzo, pro kio la ĉi-jara bilanco montras kapitalperdon, malebliganta la repagon de pruntitaj monsumoj al niaj kreditoroj.

Aliflanke ni kontente povas sciigi, ke ni nun havas preskaŭ la certon trovi financan bazon por la dua eldono de la Plena Vortaro. Detalojn ni publikigos poste.

Komentoj k konkludoj pri la raportoj estos farataj buŝe ĉe la Kongreso.

[REKLAMO p.2] K-doj ! La kapitaligo de nia librostoko estas unu el la ĉefaj rimedoj por sanigi la financan bazon de SAT! Mendu librojn k propagandu por ili ! Postulu nian katalogon ! Mendu ankaŭ esp. librojn el aliaj eldonejoj ĉe SAT (aldonante 10 % por la afranko) !

¹ Oni atentu, ke ekde ĉi tiu monato pro la interkonsento pri livero de « S-ulo » al ĉiuj membroj de la Nederlanda LEA la eldonkvanto de « S-ulo » atingos 4000 k tiu de « La Lernanto » (kun la apartaj abonantoj) 7000 ekzemplerojn.

Elektoj al la instancoj de SAT

  1. Plenum-Komitato. — La SAT-Rondo de Parizo, konsiderante unuflanke la negativajn provojn starigi la novan P.K. en alia urbo, aliflanke la konsenton de kelkaj el la ĝisnunaj P.K.-anoj partopreni en nove konsistigota Komitato, decidis en sia kunsido de la 7. julio proponi la urbon Parizo kiel sidejon de la Asocio kun jenaj 6 kandidatoj : K-doj Banmer, Baro, Bartelmes, Devaren, Pakje, Platjel.

  2. Ĝenerala Konsilantaro. — Ĝis nun estas prezentita nur la kandidateco de K-do M. Ru (Roux) en Ljono (Lyon) por la O-a horzono. Ni petas ankaŭ K-dojn el aliaj horzonoj, kie loĝas multnombraj SAT-anoj, prezenti kiel eble plej baldaŭ kandidatojn (1-a, 19-a k.a.). La nomoj de la L.E.A.-reprezentantoj por tiu institucio¹ ankaŭ estu komunikataj en konvena tempo, t.e. ĝis la ekfunkcio de la nova P.K.

  3. Konflikt-Komisiono. — SAT-rondo, kiu sentas sin kapabla k havas emon konsistigi en sia urbo la K.K., bonvolu proponi (ĉu skribe, ĉu per persona reprezentanto) sian kandidatecon al la Kongreso.

¹ Vidu la statuton, paragr. 16, alineo Ĉ. — Ni memorigas, ke la teksto de la nova Statuto estas presita en la n-o 396 de « S-ulo ».

Niaj poŝtĉekaj kontoj :

Paris n-ro 1234 22
Bruxelles n-ro 350 189
S’Gravenhage n-ro 211 533
Kopenhago n-ro 4 986
Leipzig n-ro 85 148
Stockholm n-ro 74 153
Wien n-ro D-109 068
Zagreb n-ro 41 448
Zürich n-ro VIII-200 49

Ĉiuj je la nomo de SAT, 23, rue Boyer, Paris 20

[REKLAMO p.2] Se vi bezonas taŭgan materialon por trafe propagandi esperanton ; se vi volas havi klaran komprenon pri la signifo de la SAT-movado, nepre mendu, legu k primeditu ĉi tiun verkon : Vortoj de K-do Lanti. 190 paĝoj. Form. 13 × 19. Prezo : fr. fr. 10.80. Jen cetere pri tiu eldonaĵo la opinio de malnova SAT-ano, kiu devis forkuri el Hitlerio : « La sola libro, kiun mi kunportis, forlasante mian familion, estas « Vortoj de K-do Lanti ». Kiomfoje mi jam tralegis ĝin dum mia foresto de E…, tamen mi ĉiam denove trovas novajn valoraĵojn por instigo al pensado. Se tio jam estas ebla ĉe malnova SAT-ano, kiomfoje pli necesa estas tiu ĉi libro por la novaj pioniroj de nia ideo. »

— página 3 —

SENNACIULO — 99

XIII-a Kongreso de SAT en Stokholmo

(5-a — 10-a de aŭg. 1933).

Adreso : Upplandsgatan 1, Stockholm C (Svedio).

[BILDO p.3 | 6,15,33,34] Kongresa afiŝo: nigra silueto de Stokholmo kun la urbodoma turo kaj granda kvinpinta stelo; supre «ESPERANTO», malsupre «XIII:A KONGRESO DE SAT. STOKHOLMO. SVEDIO. 5-10 AŬG. 1933.»

Sesa komuniko

AL LA BICIKLISTOJ : Pro specialaj leĝoj pri bicikloj oni ne rajtas veturi per tiaj en Stokholm sen havi numeron sur la veturiloj. OKK tial devis sin turni al la polica instanco kun peto, ke la biciklistoj el eksterstokholmaj lokoj rajtu veturi tra la urbo montrante specialan rekonilon, nome ruĝan triangulan standardeton kun verda stelo. Nian peton la policaj instancoj akceptis k ni mendis sufiĉan kvanton da standardetoj, kiuj jam en Malmö estos akireblaj ĉe la antaŭkongresa komitato. La standardeto mezuras 30 × 15,5 cm. k kostas 0,75 sv. kr. (Tiuj, kiuj mem volas fabriki samspecajn, nature povas fari, ĉar ili ankaŭ validos.)

AL LA TRAMISTOJ : Per instigo de niaj tramistaj K-doj en Stokholmo la tramista kompanio donos al ĉiuj aliurbaj tramistoj la favoron de senpaga vojaĝo per la aŭtubusoj k la tramoj de Stokholmo dum la kongresaj tagoj. Alportu tial pruvilon pri via tramisteco. Krome ili estas invitataj al la feria hejmo de la tramistoj ekster la urbo, kie la sindikato donos manĝon.

RADIA DISAŬDIGO DE LA SOLENA PROGRAMO : OKK faris peton ĉe la koncerna instanco de Radioservo pri disaŭdigo de la solena programo en la koncerta domo, dimanĉon la 6an de aŭg. je la 20-a h. Verŝajne parto de la programo ankaŭ estos disaŭdigata. Parolos interalie la ministro de klerigo Arthur Engberg k K-do Lanti.

Por sabato, la 5-a de aŭg., OKK aranĝis interkonatiĝan vesperon, dum kiu okazos salutparoloj, manĝo ktp. Ĉio estos senkosta por la kongresanoj tute. Ni admonas al ĉiuj kongresanoj veni ĝustatempe por povi partopreni tiun kunestadon. Ĝi okazos en la plej bela k fama restoracio de Stokholmo, Berns Salonger.

Sendu kiel eble plej frue vian aliĝilon.

Ni deziras al ĉiuj SAT-anoj k kongresanoj koran bonvenon en Stokholmo.

GRAVE : OKK. petis fervojan malkarigon por la eksterl. k svedaj kongresanoj. La plej multaj verŝajne pasos tra Malmö, partoprenante la antaŭkongreson vojaĝos poste kun la svedaj k-doj grupe al Stokh. Sed reire al la limo la fremduloj havos malkarigon de 25% je la fervoja biletprezo. Tiu malkarigo validos por ĉiuj fremduloj, kiuj vojaĝos dum la semajno de 5.- 12. aŭg. (eĉ unuope). — En la 5. komuniko (n-o 406) estas erare menciite, ke K-do Neergaard gvidos la gimnastikon ; tion li ne faros. Dependas la ĉeesto de K-do Moravec, ĉu la gimnastiko okazos aŭ ne.

OKK.

4-a listo de aliĝintoj

104 T. Artigas, Zaragoza, Hispanio, 105 K-dino Svea Jönsson, Malmö, Svedio. 106 K-dino Margit Norling, Malmö, Svedio. 107 K-dino Gunborg Persson, Malmö, Svedio. 108 Olof Olsson, Vännäs, Svedio. 109 K-dino Anna Gyllsdorf, Linköping, Svedio. 110 John Karlsson, Västerhaninge, Svedio. 111 K-dino Dorothea Scott, Letchworth, Anglio. 112 Hans Bruckenberger, Letchworth, Anglio. 113 Anna Bergstedt, Strömstad, Svedio. 114 Nils Martensson, Stockholm, Svedio. 115 Evert Martensson, Stockholm, Svedio. 116 Josef Ström, Stockholm, Svedio. 117 Dagny Rosén, Stockholm, Svedio. 118 Henning Kumlin, Stockholm, Svedio. 119 K.E. Eriksson, Stockholm, Svedio. 120 Siegfr. Kump, Leoben, Aŭstrio. 121 Wolfg. Prieger, Leoben, Aŭstrio. 122 Jos. Fischer, Leoben, Aŭstrio. 123 Joh. Strubel, Bruck-a.-M., Aŭstrio. 124 Axel Fall, Gustavsberg, Svedio. 125 Axel Björkman, Gustavsberg, Svedio. 126 K-dino S. Berggren, Malmö, Svedio. 127 K-dino Mina Rosell, Stockholm, Svedio. 128 K-dino Sigr. Johansson, Stockholm, Svedio. 129 K-do H. Nielsen, Odense, Danio. 130 K-do J. Martinez, Solliès-Pont, Francio. 131 K-do Anders Persson, Stockholm, Svedio. 132 K-do Torsten Persson, Stockholm, Svedio. 133 K-do Arvid Persson, Stockholm, Svedio. 134 K-dino Anna Eriksson, Stockholm, Svedio. 135 K-do Ivar Eriksson, Stockholm, Svedio. 136 K-do Sven Eriksson, Stockholm, Svedio. 137 K-do Joel Sulsky, Harpenden, Anglio. 138 K-do B. J. Jonsson, Mora-Noret, Svedio. 139 K-do Edvin Rosén, Slöinge, Svedio. 140 K-do A. E. Alm, Bengtsfors, Svedio. 141 K-do Henry Blom, Nynäshamn, Svedio. 142 K-do Ragnar Eriksson, Stockholm, Svedio. 143 K-dino Astrid Fredriksson, Stockholm, Sv. 144 K-dino Agda Carlsson, Stockholm, Svedio. 145 K-dino Greta Östlund, Stockholm, Svedio. 146 K-dino Alfhild Lind, Stockholm, Svedio. 147 K-do Gunnar Lind, Stockholm, Svedio. 148 K-do Bengt Nordström, Stockholm, Svedio. 149 K-do G. A. Söderkvist, Stockholm, Svedio. 150 K-do V. Appelkvist Rasunda, Svedio. 151 K-do A. E. Lundström, Stockholm, Svedio. 152 K-dino Jessie Campbell, Dunfermlino, Britio 153 K-do Will. Campbell, Dunfermlino, Britio. 154 K-do Esk. Johansson, Eskilstuna, Svedio. 155 K-dino Märta Mahl, Eskilstuna, Svedio. 156 K-do Petrus Plank, Dordrecht, Nederl. 157 K-do Verschoof, Hœk van Holland, Nederl. 158 K-dino E. Limouzin, Paris, Francio. 159 K-do Adolf Tandlund, Umea, Svedio. 160 K-do H. Svensson, Hässelby vst., Svedio. 161 K-do Gerh. Johansson, Värtan, Svedio. 162 K-do Arne Jonsson, Stockholm, Svedio. 163 K-dino Elna Larsson, Rasunda, Svedio. 164 K-do Hilmer Larsson, Rasunda, Svedio. 165 K-do Vollert Bohman, Södertälje, Svedio. 166 K-do Henning Larsson, Södertälje, Svedio. 167 K-do Karl Axelsson, Södertälje, Svedio. 168 K-do Gust. Nilsson, Västeras, Svedio. 169 K-do G. Novion, Paris, Francio. 170-206. K-dinoj Jansson (Estonio), Kvist, Sandström, Solander, Broström, M. Johansson, Viberg, Pettersson, R. Eriksson, S. Svensson, K-doj Malmkvist, Bergström, Jörgensen, Tage Erikson, A. Nilsson, A. Gustafsson, Olausson, Planman, Svanström, Berglund, Fransson, H. Johansson, G. Karlsson, J. Svensson, Rönnbäck, Gr. Andersson, Th. Andersson, Colding, D. Eriksson (Svedio), Puff, Maack, Gek-doj Koth (Germanio), Stoiber (Aŭstrio), Roberts, K-dino Dean (Anglio) k Sennomulo.

Ipe – Skisme – Ise

Kiam skisma malsano atakas iun movadon, oni neniam scias, ĝis kia grado ĝi efikos. Post la fondiĝo de I.P.E. (ne demandu pri ĝia sano ; ne demandu, ĉu ĝi kongresos nunjare en Moskvo, kiel estis blufe dirite ĉe la fondkongreso, ne demandu… tio estus ja maldiskreta), jen naskiĝis I.S.E. Inter la akuŝantoj troviĝas neŭtralulo kiel la franca deputito Couleaux, neesperantistoj, kiel Demeny (Budapest), Paul (Aussig), « nederlandano » el Aŭstrio, kiel Klatil k.a. malpli eminentaj personoj. Kaj sendube por pravigi la skismon, « La Socialisto » grandanime montras karikature la difektitan SAT-ŝipon k sprite (ho, kiom !) versas :

“ Breĉojn ŝtopu kiu emos ! “ Mi kun firma ISE remos. ”

Plie la « SAT-bonzoj » estas avertataj : ne ataku nian ŝipon, aliel vi aŭdos niajn kanonojn. Ni ja deziras pacon, sed…

Estas vere, ke la « SAT-bonzoj » estis vere stultaj. Anstataŭ simple lasi perei la ŝipon, difektitan per la perfida atako de la pli fruaj skismigantoj, ili pruntis sian propran monon por ripari la ŝipon. En nia bela epoko, tia naivaĵo povas nur veki mokon ĉe la redaktoroj de « La Socialisto ». Sed, amuza konstato, apenaŭ la gvidantoj de I.S.E. staras ĉe la direktilo de la tute nova, sendifekta ŝipo, jen ili tuj almozpetas : « Ni ne volas jam komenci per « breĉoŝtopado », sed ankoraŭ nia

[REKLAMO p.3] Ĉe SAT aperis : GVIDILO TRA LA ESPERANTA MOVADO de G. P. de BRUIN. 50 paĝoj. Prezo : 4 fr. fr.

— página 4 —

100 — SENNACIULO

stato estas malfacila k tial ni akceptas ĉian subtenon… »

Ni lasu al la legantoj la zorgon mem komenti la aferon… Dume laŭ raporto de la aŭstra K-do Geh., kiu ĉeestis k disdonadis la prospekton, kiun ĉiuj SAT-anoj sendube konas k ankaŭ multobligitan « Malferman leteron », kies tekston oni legu ĉi-apude, ni konigu kelkajn detalojn pri la soleno de la fondkongreso de la nova internacio.

Alveninte en Vieno (sabate, la 3.6.), mi iris al la sindikata domo, kie okazis la salut- k « fest »-vespero. Ĝi estis sufiĉe enuiga k teda. Enuigaj paroladoj de K-doj Jonas, Weinhengst k Simon, en kiuj ili laŭdis k prikantis la « ruĝan komunumon » Vieno. La sola, kiu plaĉis, estis parolĥoro de hungaraj Gek-doj.

Mi estis jam komencinta disdonadi niajn SAT-prospektojn (proks. 25-30), kiam iu venis al mi k demandis pri mia agado. Responde mi donis al li ekzempleron. « Ĉesigu vian agadon ! » li kriis. Per lia kriado aliaj K-doj estis atentigitaj k venis, petante de mi tiajn « malpermesataĵojn ». Do kaŝe mi daŭrigis la disdonadon. Intertempe mi sciiĝis, ke tiu K-do estis Jonas. Duafoje mi estis kaptata. Nun mi jam konis la « K-don ». Li kriis kolere : « Ĉu tio estas proleta disciplino ? Fiporkaĵo tio estas. Ankoraŭfoje mi diras al vi : ĉesu ! » (Germanlingve li parolis.) Ĉar tie la disdonado ne plu eblis, mi ĝin daŭrigis sur la strato.

Dume multaj K-doj kolektiĝis ĉirkaŭ ni. Unu juna Vienano volis helpi al mi. Sed ili (Jonas k cet.) nomis lin « fiknabo » k minacis eksigi lin el ALLE. Poste tiu juna K-do helpis al mi disdoni la prospektojn ĉe la elirejo. Dum la elirado (post la kunveno) ni disdonadis diligente. Subite oni perforte forrabis el miaj manoj 15-20 katalogojn.

Dum la festvespero ĉeestis sume 300 personoj (mi nombris ilin). Kie do troviĝis la blufe anoncitaj 800 hung. K-doj ? Enigmo. Dimanĉe okazis plenkunveno de ALLE en laborista hejmo en Floridsdorf. Ĉeestis 120 (cent dudek) Gek-doj. Kaŝe mi disdonis la « Malferma Letero »n, nur 100 ekz-ojn ; ĉar ja ne estis pli multaj personoj. Jen io tre karakteriza : iun el Ĉeĥoslovakio, K-don Paŭl el Aŭssig, oni vokis al la tribuno. Li ekparolis : « Karaj K-doj. Mi salutas vin… mi ne povas… mi parolos nacilingve… » Ho ve, ho ve ! Preskaŭ mi volis plori. Certe, tiuj homoj bezonas nepre internacion.

Kiel efikas sur sampartianojn la ISE-a skismo

El Nederlando.

En « La Socialisto » n-o 6 aperis enkonduka artikolo al fondo de Internacio por Socialistaj esperantistoj. Plue estas menciita komuniko pri la Iniciata Komitato de ISE. Ĝi surhavas la nomojn de la komitatanoj k ĉe la fino de tiu komuniko bildeton, kiu montras 2 ŝipetojn. Unu kun nomo « SAT » estas pene riparata, dum alia kun nomo « ISE » estas remmovata. La tuto trafe esprimas ĝojon de la ISE-anoj pri la malhelpo al la SAT-anoj. Ni tamen lasu la ĝojon al ili k plenkonscie konstatu el tio, ke nova ŝipeto povas iri sur malnova k konata lageto limigita ĉiuflanke k ke malnova k eble kaduka ŝipeto povas iri novan direkton, por trovi novan por la proletaro fruktedonan mondon senliman.

Estas kompreneble, ke en ĉiuj epokoj iel regas ia anakronismo inklina al antaŭenmarŝo. Sen ĝi la vivo estus malviva. Kaj eĉ socialismo estas esprimo de tiu inklino. Ĉu ni pro tio devus ĝoji, ke la socialismo havus kadukan ŝipeton kredigante al ni, ke la lageto povos konduki nin al nia idealo ? Ĉu ni pro tio devus iri nepre laŭ la vojo jam konata k limigita k forĵeti la anakronismon de la socialismo ?

La nomita enkonduka artikolo penas pruvi, ke la strukturo de SAT ne taŭgas k la nefruktedona rilato kun la landaj asocioj estus nekontraŭdirebla fakto. Ĝi aldonas pri klopodoj, kiuj ne sukcesis k per tio montras, ke la granda plimulto el la SAT-anoj ne konsentis starigi internacion, tiel forĵetante la eblojn de esp-o favorajn al utiligo por tutmonda proletaro. Ebloj, kiuj ankoraŭ estas en embriaj formoj, sed kiuj jam portas la nunan anakronismon, kiu iam klare k konkrete sin montros kiel realaĵon.

La starigo de esperantista internacio nur povas konduki al ĝia likvido ĉe oficialigo de esp-o, dum mondorganizo konsistanta el unuopaj membroj suriras vojon al plej perfekta organizformo, al kiu kultura k kleriga organizo, kia estas SAT, povas konfirmiĝi.

Oficialigo de esp. ja signifas likvidon de la landaj organizoj, ĉar ili ne plu havas ekzistorajton, la internacio sekve malaperos, dum la organizo, kiu konscie edukas sur proleta kampo al tutmonda bazo tiam plene povas funkcii. Internacio esperantista povas servi al niaj partiaj movadoj, same kiel povas servi al ĝi la landaj organizoj, ne pli. Cetere se estus iom da bonintenco, ili kiel instanco de SAT mem plene povus fari la saman taskon, kiun ili nun intencas plenumi.

Per la enkonduka artikolo « La Socialisto » tuŝas ĉion rilate al SAT, sed ne ĝian kernon : « La Sennaciecon ». Ne tuŝante tiun flankon, ĝi ne povas esti konsiderata kiel fundamenta artikolo kontraŭ la starpunkto de SAT, k sekve ni devas konkludi, ke aliaj « kialoj » influas k ne nur « idealaj ». Por mondlingvanoj la sennacieca bazo de SAT estas la sole konsekvenca k celkonforma. En Nederlando, kie SAT bone enradikiĝas, la nova « Internacio » (konklude al la pasinta kongreso de la nederlanda LEA) certe estas konsiderata kiel kontraŭa al SAT kiu lasta plene k ĉiurilate povas servi al la laborista movado. La landaj organizoj en la kadro de SAT povas atingi ĉion, kion celas atingi ISE. La starigo de ISE signifas malkoncentrigon de la fortoj k sekve malfavoron al la tutmonda laborista movado kompare al tio, kio estus atingebla.

La estraro de la Federacio de Laboristaj Esperantistoj en la regiono de la nederlanda lingvo lojale k firme subtenas SAT, laŭ la Gotenburga konvencio.

A. Veen, Sekr. Nederlanda LEA. Amsterdam, 13.VI.33.

El Svedio.

La homoj ne estas egalaj, ili estas malegalaj, ekzistas belaj, malbelaj, saĝaj, prudentaj, malprudentaj ktp homoj. Tiujn vortojn uzis pastro Ĉe en siaj lecionoj. Kiam mi legis la sciigon, ke la aŭstroj fondis novan mondorganizon esperantan, mi rememoris la vortojn, kiujn Ĉe diris : ekzistas… prudentaj malprudentaj homoj. Jes tiel vere estas.

El Aŭstrio ni lasttempe aŭdis strangajn voĉojn pri organizado de esperantistoj laboristaj. Sed oni ne tuj volis kredi, ke ili vere celis fondi ankoraŭ unu mondorganizon. Nun tamen estas fakto k ke socialistoj, kiuj nomas sin demokrataj tion faris, estas mirige. La socialistojn en Aŭstrio mi ĉiam rigardis kiel prudentajn samopinianojn, sed la sciigo, ke la esperantistoj tie agis tiel malprudente, aliformis mian opinion pri ili. Ĉu vere la aŭstriaj Gek-doj estas tiel netoleremaj, ke ili ne povas aŭ volas labori kune kun la ceteraj en SAT, post kiam la bolŝevikaj rompintoj estas for ? Ĉu vere estas demokrataj socialistoj ? Se estas, ili ne plu meritas la nomon demokratoj. Sed eble estas nur unuopaj regemaj personoj, kiuj sukcesis kolekti ĉirkaŭ si kelkajn, k ke ne ĉiuj aŭstriaj Gek-doj estas tiel malprudentaj, sed restas en SAT.

Mi esperas, ke la Gek-doj ĉie en la mondo komprenas, ke pluraj mondorganizoj esperantaj estas kruelaĵo. Ni jam solvis la organizadon por la laboristaj esperantistoj en plej bona maniero per SAT. Se oni nur volas, la vivo en Esperantio povas esti senpolitika. Anstataŭ enkonduki, ni evi-

— página 5 —

SENNACIULO — 101

tu lande k monde organizadon partie tendencan. La socialista frakcio inter SAT-anoj sufiĉas, k ĝi ankaŭ estas malfermita por la aŭstriaj Gek-doj. La frakcioj inter la SAT-anoj celas nur propagandi por esp-o inter la diversaj politikkunuloj. Sufiĉas.

Do la socialista mondorganizo restu interne de la aŭstria limo.

Jalĉjo, Stokholmo.

Malferma letero al la partoprenantoj de la «Mezeŭropa Konferenco»

Vieno.

Karaj Gekamaradoj!

Vi nun estas kunvenintaj kun la celo «finkonstrui la bazon por plua evoluo de la socialista esperanto-movado», kiel ni legis en la maja n-ro de «La Socialisto». Ĉi-okaze vi eble permesos ke ni diru nian opinion pri tia via klopodo.

Ni volas kredi, ke nur la intereso por socialismo k por esperanto instigas vin. Se tiel estas, tre mirigas nin la konstato, ke vi tute ignoras organizon, kiun aliĝas multaj socialistoj k kiu havas la subtenon de potencaj socialistaj organizoj. Ni aludas pri SAT, kies Va Kongreso okazis ankaŭ en Vieno dum la jaro 1925 k kiu nunjare okazigos sian XIII-an en Stokholmo. La fakto, ke tiu organizo jam ekzistas dektri jarojn k sukcesis elteni dum krizoj k eĉ kontraŭ bone preparita malhonesta atenco, devas esti sufiĉe pripensiga por saĝaj homoj, kies unua devo estas ne malatenti realaĵojn. Tial ni afable petas vin: ne faru facilanime decidojn, kiuj neniel povus helpi al la sukceso de esperanto en socialistaj rondoj.

Via skismiga plano estus ĝusta nur, se vi havus la certon, ke la IIa Internacio en ne tre malproksima tempo arigos la grandegan plimulton de la klaskonsciaj laboristoj k ke ĝi plie subtenos esperanton. Sufiĉas jeti ekrigardon super la ĝenerala stato de la laborista movado por akiri tuj la konvinkon, ke tia arigo ne estas baldaŭa, konsentante momente, ke ĝi estos iam ebla; rilate al la dua punkto, estus trompi sin mem, se oni volus esperi, ke iu ajn el la nun ekzistantaj Internacioj baldaŭ alprenos nian lingvon, disvastigos k grandskale aplikos ĝin.

El tio sekvas, ke la laboristaj esperantistoj havas intereson esti ĉiuj grupiĝintaj en unu sama organizo tia, kia estas S.A.T. Ĝia starpunkto estas la sola, kiu ebligas al ĉiuj tendencoj, akceptantaj la klasbatalon, ke ili kunlaboru en frateca atmosfero k kun ebla maksimumo da harmonio. En ĝia kadro povas esti starigotaj ĉiaj necesaj fakoj, kiuj montriĝus necesaj por atingi la sukceson de esperanto en laboristaj rondoj. Neniam ni malhelpis interesajn iniciatojn; male, ĉiam ili trovis niaflanke laŭpovan subtenon.

Ni scias, ke gvidantoj de A.L.L.E. eldiris la opinion, ke la strukturo de S.A.T. ne estas taŭga k ke ĝi devas esti aliigota. Tiucelaj proponoj estis faritaj lastan jaron k la proponintoj povis tute senĝene prezenti k defendi ilin en Stutgarto okaze de la XII-a Kongreso. La proponoj estis malakceptataj per grandega plimulto. Nu, ĉu do ne estas esenca organiza principo, ke la malplimulto devas submetiĝi antaŭ la plimulto? Malakcepto al propono neniel povas pravigi eksiĝon de la proponintoj k ankoraŭ malpli ilian skismigan klopodadon. Tiele tamen agis gvidantoj de A.L.L.E. Kvankam tiu organizo estis ligita al SAT per la Gotenburga Konvencio, ili rompis la ligilon k pli k pli faris el «La Socialisto» konkurencan organon de «Sennaciulo». Se oni komparas tian sintenon al tiu de la Nederlanda L.E.A., ekzemple, kiu decidis ĉe sia lasta Kongreso liveri ĉi tiun lastan organon al ĉiuj siaj anoj, estas facile tuj ekvidi, kiu el ambaŭ organizoj plej bone servas la interesojn de la tutmonda lab. esp. movado. Ĉiu ja facile komprenas, ke ju pli granda estas la eldonkvanto de presaĵo, des malpli ĝi kostas aŭ despli ĝi povas esti ampleksa k tiel despli ĝi akiras propran valoron k sekve pli grandan propagandan efikon.

Ni povus liveri amason da argumentoj, kiuj bone pravigas la vidpunkton de SAT, sed kompreneble tion fari en simpla letero ni ne povas. Cetere ni celas nur altiri la atenton de ĉiuj sinceraj Gek-doj al la priparolita temo kun la espero, ke ili mem pripensos k fine obeos al la prudento, rifuzonte pligrandigi la skismon en la lab. movado. Ĉiuj niaj penoj male devas celi la rekuniĝon de la disigitaj fortoj, anstataŭ pereige plilarĝigi la fendojn.

Almenaŭ ni faris nian devon per ĉi tiu atentigo k sekve povas rigardi al la estonto kun pura konscienco k kun la firma konvinko, ke SAT estas nedetruebla k ke pli malpli frue ĝi reatingos sian antaŭan prosperon.

Por la Direkcio de SAT, E. LANTI.

[REKLAMO p.5] La praktika k detala lernilo rektmetoda de l’lab. esperantistoj: PETRO. 104 paĝoj. — Prezo: 6 fr. fr. SAT, 23, rue Boyer, Paris 20.

TRA LA ESPERANTA GAZETARO

Sur erara vojo

Sub tiu titolo dupaĝa fruntartikolo en «Lab. Esperantisto» (Amsterdam), n-o 12, komentas la starigon de ISE (Internacio de Soc. Esperantistoj) en Vieno.

El tiu klara respondo al subfosantoj k skismigantoj ni citu almenaŭ kelkajn esencajn partojn: «… La nederlanda LEA obstine k forte kontraŭstaris la skismigan IPE-anaron, kiu ne sukcesis enpenetri nian movadon ĉi tie, ĝi ankaŭ ĉiurimede malhelpos la ISE-anaron fari en nia organizo la similan malbenitan laboron… Ni deziras, ke la nederlandlingva LEA restu supertendenca… Neniun el la motivoj por internacia kunligo de la naciaj organizoj la nederlandlingva LEA akceptas kiel ĝustan. Eĉ opinias ilin danĝeraj k certe ne dezirindaj… Historie malĝuste estas, ke la naciaj asocioj estus la fontoj de la intern. lab. esp. movado. Estas la kuniga ideo de la esperantismo, kiu zorgis pri la pluvivado de la komuna lingvo. Kaj se ne estus necesaj — aŭ almenaŭ al la propagando pli favoraj — la landaj por-esp-aj organizoj, ni tutkore krius, for la naciaj organizoj!… FLE do kontraŭstaras ankaŭ al la ISE same kiel al la IPE. Ĝi klopodos, pli ol iam, ĉe la alilandaj LEA-oj atingi, pere de SAT, la pli intiman kunlaboron, kiu fakte jam estas ebla pro la decido elekti en la ĝeneralan konsilantaron reprezentantojn de la LEA-oj…».

Ĉu la Lumo venas el Oriento?

Ne, sed lavango da mistiko. 50-paĝa estas la duobla n-ro (feb.-marto) de «Oomoto Internacia», aperanta en la «sanktejo» Kameoka (Japanio). La ĉefo de tiu religia movado estas iu Onisabro Deguĉi, adoptita filo de la fondintino, kiu «ĉieliris» (t.e. mortis). La anoj de tiu sekto, kies oficiala lingvo estas esperanto, kredas, ke la ĉielregno baldaŭ venos sur la teron. En fruntartikolo s-ro Niŝimura provas senkulpigi la naciisman tendencon de iuj Oomotoanoj infektitaj de la japana propagando. «La blanka raso, kiu perforte okupis 8/10 de la tuta terglobo, certe ne havas moralan rajton fulmotondri kontraŭ Japanujo, kiu nur klopodas polici parton de Ĉinujo… sen iu ajn teritoria ambicio…».

La revuo batalas ankaŭ kontraŭ la neologisma febro de iuj okcidentaj esp-istoj k protestas kontraŭ enkonduko de nenecesaj novaj vortoj. Tamen en la sama kajero ni trovas «uzino» (anst. fabriko, laborejo) k «konstrukcii», kie konstrui estas sufiĉe klara; «teknokracio» anst. teknokratio (kp. demokratio, aristokratio, ktp.).

Kiu estas honesta homo en Hitlerio?…

«Heroldo» disdonas en preskaŭ ĉiu n-ro trankviligajn pilolojn al tiuj, kiuj volus kongresi, sed… ne en Hitlerio. Tiel en la n-ro 24 (729) diklitere: «… La vivo en Germ. por ĉiu honesta homo ne estas endanĝerigita; ĉiutage eksterlandanoj konvinkiĝas per propra sperto, ke en Germ. regas ordo k trankvilo…» La ĝenerala difino pri «honesto» suferis strangan modifiĝon en la cerbo de tiuj, kiuj skribas tiajn liniojn. Honestaj la diktatoroj k tiranoj, kiuj subpremas per persekutoj, enkarcerigoj k murdoj la «malhonestulojn», kiuj kuraĝas esprimi alian opinion, havi alian imagon pri homa digno k libero!

«Pro eraro ne praviĝas la faro».

Estas bedaŭrinde, ke la redaktoro de «Kataluna Esperantisto» ne finlernis esp-on k ne konas la diferencon inter la sufiksoj ec k ism. Aŭ ĉu la kataluna naciisto jezuite ŝajnigas nescion por kredigi al siaj legantoj, ke por aliĝi al SAT oni devas aprobi la sennaciismon? Ni do denove akcentu, ke nia asocio estas sennacieca laŭ sia strukturo — sektorsistemo — sed neniel sennaciisma, ĉar nenie en la Statuto estas parolite pri tiu ismo. SAT ja estas malferma al ĉiuj tendencoj el la klasbatala laborista movado, k la sennaciismo estas nur unu el tiuj tendencoj.

El niaj Leteroj

El Germanio per diversaj vojoj alvenis al ni tre varme gratulaj leteroj pri la lastaj n-roj de «S.R.» k «S-ulo», en kiuj aŭdiĝis voĉoj de turmentatoj en Hitlerio. El ili ni publikigas parton de unu, kiu bone resumas la aliajn.

… En la nuna tempo ni kun tiom pli grandaj konfido k konvinko pro-

— página 6 —

102 — SENNACIULO

mesas nian plenan fidelon al nia movado, sciante k spertinte, ke SAT k ties gvidantoj sole pledis por la ĝusta efektiviginda taktiko, per kiu ni povos atingi la venkon de nia idearo. Nun ni «ĝuas» severan lecionon, sed ni parte meritis ĝin. Senskrupulaj gvidistoj nur tre bone komprenis ignorigi la veran celtrafan vojon. Kie nun restas la helpo de la ĉefa centro? En ĝi oni nun interkonsiliĝas, konkludante, ke la taktiko estis ĝusta. Diri tiajn mensogajn vortojn signifas vangofrapi la realon. Ŝajne oni tute forgesis pri la restintoj, kiuj ja nun korpe k anime sentas la ĝuston de la taktiko. Tiu esprimo kronas la agon. Dume ni sub la plej malhumanaj kondiĉoj vegetadas, multaj K-doj, kiel la angla K-dino, kies artikolo aperis en «S.R.» polemikas pri la bravo de l’ĉi tieaj proletoj. Tio estas malŝparo je tempo, forto k mono. Devas sekvi agoj. Per belaj paroloj oni al neniu povas helpi. La plej utila k plej efika agado, per kiu oni povas pruvi la solidaron al ni, k samtempe en la propra intereso, estas: varbadi k senlace labori por la plifortigo de SAT. SAT kaptas la malbonon ĉe la radikaro mem. Temas ja ne nur pri unu lando, sed pri la tuta mondo k ĝia laborularo. Se vi ion uzos por «S-ulo», bonv. nur indiki la matrikulon. Promesante resti fidela amiko, mi sendas samideanajn salutojn. 16 816.

KORESPONDADO

Unu enpreso, simpla trilinia anonceto kostas 5 fr. fr., ĉiu plia linio 3 fr. fr. — Grandaj anoncoj kun kadro po kv. cm. kostas 1.20 fr.

Germanio.

K-do 16 900 petas ĉiujn siajn gekorespondantojn ne sendi al li ion ajn. Ankaŭ post sia reliberigo li estas sub konstanta kontrolo.

Artisto (29 j.) dez. kor. kun artistinoj aŭ artemulinoj kĉl pri ĉiuj problemoj rilataj al arto. Hans Siedenschnur, Zochstr. 13, Rostock (Meckl.).

Hispanio.

24-j. fraŭlo, teknik-teksisto, dez. kor. kun Gek-doj el ĉl. K-do A. Santanyes, Ponent 59, Terrassa (Barcelona).

21-j. fraŭlo, meblisto, dez. kor. kun Gek-doj el ĉl., pref. muzikistoj. K-do J. C. Gasto, P. 22 Juliol 418, Terrassa (Barcelona).

Gaspar Vilar, Grupo Laborista Esperantista, Horno Hospital 12, Valencia, dez. kor. kĉl, PK, por 30 lastkursaj gelernantoj.

Nederlando.

Lab. Esp. Societo ‘Antaŭen’ (adr. G. Vugteveen, Penninkstr. 14, Enschede) petas alsendon de L, PI k Esp-aĵoj por ekspozicio k koresp-ado. Nepre respondos.

K-do W. Wessels, sekr. de l’anark. frakcio, transloĝiĝis al: J. P. Heyestraat 87 hs., Amsterdam (W).

Portugalio.

Juna komerclaboristo dez. kor. kun eksterl. Gek-doj, speciale junaj K-dinoj el Hispanio, Rusio, Danio k Aŭstrio. Adr. Fernando Carveira Ribeiro, R. da Escola Politecnica 111, Lisboa.

Sovetio.

Amikoj el tutmondo! Por nia esp. ekspozicio bonv. sendi multnombre PK kun bildoj pri esp-o, glumarkojn, afiŝojn, Zamenhof-portretojn, div. esp. insignojn ktp al Petro Surjanenko, Valki, Harkovska oblast, Ukrainio.

K-do Ŝadrin, Vencika 49, Samara, 20-j. laboristo-studento, kor., interŝ. gaz.

K-do L. Jarusov, Radiostancia, Kaŝirinsk, SVK, pri liter. k.a. temoj.

K-do S. Bojev, 75, Puŝkinskaja, Vet-Bak-Institut, Alma-Ata, Kazakstan, sendas sov. eldonaĵojn kontraŭ germ.-lingvaj veterinaraj verkoj.

K-dino T. K. Kulakova, Jadrinskaja 4, Omsk, kĉl, prefere Ameriko, Japanio, Francio, Hispanio, Italio.

K-do A. Sidorov el Voronej troviĝas kiel politika malliberulo jam plurmonate en malliberejo k ne povas resp. al siaj gekor-antoj. Li sendas saluton k bondeziron!

Svedio.

Mi dez. korep. kun esp-istoj alilandaj per L k PK. Respondo garantiata. Adr.: Jurnalisto Almar Lofgren, Anaset.

2 K-doj dez. korep. k interŝ. PI kĉl. Resp. garantiata. Adr.: Paul Tornkvist, Sanatoriet, Halahult, Orebro.

La Esp. Grupo «La Fabriklaboristo» (25 Gek-doj) dez. kor. kĉl, individue aŭ kolektive. Skribu al: K-do J. Assen, Doovennetelstr. 8, Amsterdam.

Ĉiujn Gek-dojn ĉiulandajn ni petas alsendi materialon por ekspozicio! Hilversuma sekcio FLE. Adr.: Gerri Bootsma, «Zonnestraal, Hilversum.

En nia movado

ĈINIO. La Ĉinia LEA (ŜEL, Ŝanĥajo), fondita en jan. 1933, kreskas sufiĉe rapide. Aliĝis dum 3 monatoj 278 membroj. La korespond-kurson partoprenas 175 p. Nuntempe la asocio gvidas 17 kursojn kun ĉ. 400 lernantoj. Abonantoj al ĝia organo «La Mondo» nombras 301. La librejo disvendis por 600 dolaroj da libroj dum 4 monatoj. (Laŭ «Mondo», n-o 5).

POLIO. En Lodz fondiĝis antaŭ 2 jaroj esp. sekcio ĉe la socialista junular-organizo «Estonto». Okazis dum tiu tempo du kuroj kun 40 lern. La sekcio kunvenas ĉiusemajne por perfektiĝi (25 K-doj). La estraro rekomendas aliĝon al SAT; bedaŭrinde la granda senlaboreco estas tre malhelpa. (Laŭ hektografita bulteneto aperigata de la nomita sekcio: «La Socialista esperantisto».)

Al la getipografistoj tutmondaj!

En la intereso de la klasbatalo k de esp-o estas tre rekomendinde, ke ni tipografistoj organizu nin internacie en la esp-a movado. Kvankam ni jam havas fortan internacian interligon, malhelpas la lingvaj baroj. Tial ni rekomendas fondon de internacia esp. tipografista unuiĝo, kiu povus esti protektata de SAT. Tipografistoj ĉeestontaj en Stokholmo, pritraktu tiun aferon k estu certaj pri la eĥo de l’tutmonda esp. tipografistaro!

Aladaro Breŭer, Dunajska 55, Bratislava (Ĉeĥosl.).

La kolegoj, kiuj ĉeestos la SAT-Kongreson, sendu al ni informojn k konsilojn por starigi okaze de la Kongreso tutmondan tipografistan sekcion.

Stockholms Typogr. Förenings Esperanto-sektion, Fack 789, Stockholm I. Svedio.

«Ĉu la germana registaro konsentas publikigi kompletan liston de ĉiuj malliberigitaj personoj kun sciigo de la unuopaj kaŭzoj sen escepto k ebligi publikan kontrolon al ĉiuj homoj, kiuj interesiĝas pri la savado k ŝirmado de paco k kulturo de l’mondo?»

Tian interpel-demandon faras Fr. Isko, nuntempe: Gdynia I, poŝt-restante (Polio). Ĉu naivaĵo? Pri tio demandu la interesiĝantoj.

Recenzejo

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

TH. KIESERITZKY K FR. LINDÉN: ESPERANTO-LEHRGANG I. Eldonejo Rapida Venko, Uppsala. 144 pĝ. Form. 12 × 18. Prezo: 1 mk. g.

K-do Linden jam distingis sin kiel aŭtoro de bona lernolibro por svedoj. Kaj nun aperis laŭ la sama praktika metodo verkita lernolibro por german-lingvanoj. Li celas prezenti la lernmaterialon facile k interese, tamen sen domaĝi la klaron de l’gramatika klarigado. Aliflanke tro granda amplekso ne devas timigi la lernanton. Ni konstatas, ke tiu celo estas atingita k ankaŭ, ke la prezo por la libro estas modera. Ni notas, ke estas utiligita ĉapitro el «Petro». Aranĝo k ekstera aspekto estas bonaj.

Radio-programo

25.7.: 21.30-21.50 h. Minsk, 1105 m (Snejko): blankrusa poezio (samhore: 27. 7., 31. 7., 1., 3., 5., 7., 9. 8.).

  1. 7.: 22.35-22.55 h Warszawa, 1400, Krakov, 312,8 m, parolado.

  2. 8.: 22.15 h Brno k ĉiuj ĉeĥoslov. sendstacioj pri politika temo.

NIA POŜTO

15 324. — Mono por F. ricevita. Ni eksendis.

Ekster nia Movado

En la orient-azia grandurbo Ŝanĥajo fondiĝis nova esperanto-asocio, en kiu partoprenas diversnaciaj loĝantoj de tiu urbo. Membraro: 42, el kiu nombro 65 % vere parolas esp-on. La asocio jam aranĝis radio-kurson k preparas kurson laŭ rekta metodo. Ĉiusemajnaj kunvenoj en 313, Kiangsi Road (la sidejo). Leter-adreso: P.O. Box 1871, Shanghai (Ĉinio).

En aprilo la esp-istoj de Nederlanda Hindio fondis «Orienthinda Esp. Organizo», kies anaro konsistas el eŭropanoj, hindaj indiĝenoj k ĉinoj. La asocio eldonas gazeton k perleteran kurson.

Laŭ decido de la franca ministro de P.T.T. okazas ĉiusemajne esp.-lingvaj radio-paroladoj pri turismo en Francio (ĉiusabate de 15.15-15.30 h.) el la Eiffel-turo (Parizo).

La franca k hungara poŝtdirekcioj per oficialaj cirkuleroj rekomendis al siaj oficistoj partopreni en la internacia esp-kurso por poŝtistoj, kiu okazis en Arnhem (Holando) fine de junio. Ili konsentis por tiu celo doni libertempon al partoprenontoj.

Komence de junio okazis la 30-a Franca Kongreso de Esp-o en Orléans, kiun partoprenis 150 p. Laŭ la sekretaria raporto estas faritaj oficialaj kursoj en 1 supera lernejo, 8 liceoj aŭ kolegioj, 2 normalaj lernejoj, 11 unuagradaj superaj lernejoj, 3 urbaj lernejoj k 3 elementaj lernejoj de Francio.

La 4-an Flandran Esp. Kongreson en Meĥelen (komence de junio) ĉeestis 214 p. La urbestro akceptis la kongresanojn. — Samdate kunvenis Svisaj esp-istoj en Neuchâtel. 15 lokaj grupoj de la Svisa Esp. Asocio estis reprezentitaj. — Okaze de la 6-a Pola esp. kongreso en Varsovio (4/5. junio) okazis memorsoleno sur la tombo de d-ro Zamenhof k malkovro de honortabulo al la unua esp. poeto A. Grabovski.

Helpu Varbi!

Sendu materialon por nia ekspozicio el la tipografista sindikato. Aladaro Breŭer, Dunajska 55, Bratislava (Ĉeĥoslovakio).

[REKLAMO p.6] Grupo Zamenhofa, Amsterdamo petas koresp. de Gek-doj en ĉiuj landoj. Resp. garantiata. Skribu kiel eble plej baldaŭ k adresu: Frans ten Hagen, de Kempenaerstr. 58-1 Amsterdamo, Nederlando.

N.º 408, 25 de agosto de 1933

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

9-a JARO, N-o 408 — MONATA ESPERANTO-GAZETO — 25. AŬGUSTO 1933

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, av. de Corbéra, Paris 12e. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO K ADMINISTREJO: 23, rue Boyer, Paris 20e

La signifo de la esperantista laborista movado k la rolo de S. A. T.

Kvankam ĉi tiu parolado de K-do E. Lanti rilatas ĉefe al sveda publiko, ni tamen estas certaj, ke niaj legantoj legos ĝin kun intereso k eĉ povos ĉerpi el ĝi argumentojn por sia propagando. Tial ni komencas ties publikigon en ĉi tiu n-ro laŭ peto de pluraj K-doj.

Red.

Estimataj Sinjorinoj k Sinjoroj, karaj Gekamaradoj !

La organiza Komitato de la XIII-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda komisiis al mi la taskon klarigi antaŭ sveda publiko la signifon k la rolon de nia movado. Mi volonte akceptis fari tian servon, sed kun la supozo, ke vi ne atendas ian scienco-plenan, metafizike nebulan traktadon pri artefarita lingvo. Cetere, ne estante lingvisto, mankas al mi la necesa aŭtoritato por tion fari. Plie, mi tuj diros al vi tute malkaŝe k senĝene, ke teoriaĵoj pri eblo aŭ neeblo krei k vivantigi lingvon, ŝajnas al mi absolute senvaloraj.

Pri tiu temo estis skribitaj multe da verkoj. Aŭtoritataj profesoroj neis ; aliaj, ne malpli eminentaj, jesis k de tio rezultis nenio certa k pozitiva. Pli konvinka ol ĉio ŝajnas al mi la simpla, tuj konstatebla fakto, ke mi nun staras antaŭ vi, estimataj ĉeestantoj, k paroladas en artefarita lingvo. Kaj estas ankaŭ kontrolebla, se ne tuj konstatebla fakto, ke relative multaj el la aŭskultantoj ĉi tie sidantaj min bone komprenas. Ankaŭ same bone komprenus la malproksimaj esperantistoj, kiuj nun aŭdus per sia radio-aparato, se la sveda radiostacio ne estus malpermesinta la dissendon de nia hodiaŭa programo. Vi certe konsentos, ke tiuj faktoj havas multe pli grandan valoron ol ĉiaj teoriaĵoj.

Cetere nur eksperimento, sperto povas meti finon al pure teoriaj diskutoj. Sekve, eksciu do, ke jam de 46 jaroj pli k pli ofte la eksperimento sukcese ripetiĝas ĉiutage, tra la tuta mondo.

Ni vivas en epoko, dum kiu la homo flugas per maŝinoj, aŭdas el malproksime per aparatoj ; en nemalproksima tempo oni ne nur povos aŭdi, sed vidi la foran kunparolanton. Tamen pri la ekzisteblo de tiuj teknikaj mirindaĵoj multaj homoj ne volis kredi antaŭ kelkaj dekoj da jaroj. Hodiaŭ la maljunuloj el inter la plej obstinaj nekredantoj devas konfesi al si, ke ili eraris.

Same okazos, rilate la problemon pri mondlingvo. Pli k pli cetere la nombro de skeptikuloj malgrandiĝas. Iel estus ofendi la svedan publikon, kies progresema spirito estas bone konata, se mi insistus pri tiu punkto per akumulado de pruvoj, ĉu teoriaj aŭ faktaj. Mi do limigos min per la facile pruvebla aserto, ke esperanto vivas, funkcias, senĉese pliriĉiĝas k elastiĝas per la uzado, ke ĝiaj progresoj en la vastiĝado, kvankam malrapidaj, estas tamen konstantaj k ke ĉiuj surogatoj naskiĝintaj poste fiaskas unu post aliaj, tial ke ili venas tro malfrue por solvi problemon jam kontentige solvitan.

Tial mi do simple transiros al la du ĉefaj punktoj de mia parolado, nome :

  1. Kial laboristoj k avangardaj esperantistoj aparte kongresas ?

  2. Kiajn avantaĝojn la proletaro povas trovi en la ĝenerala tutmonda aplikado de esperanto ?

Necesas ja diri, ke ĵus finiĝis en Kolonjo la XXV-a tiel nomita neŭtrala Universala Kongreso de esperanto, dum ni kolektiĝis ĉi tien.

En la fruaj tempoj de la esperanta movado, kiam temis ĉefe montri al la skeptika publiko, ke lingvo artefarita povas funkcii ; kiam la nombro da esperantistoj estis tre malgranda, tiam estis memkompreneble, ke la intereso de tiuj unuaj pioniroj postulis malatenton inter klasoj k inter opinioj. Burĝoj k proletoj, katolikoj k framasonoj, reakciuloj k revoluciuloj estis ligitaj per unu sama komuna ideo k deziro, nome konigi al la mondo la mirindan kreaĵon de d-ro Ludoviko Zamenhof. Cetere la aŭtoro de esperanto estis tiom altspirita homo ; el lia modesta persono elradiis tia unuiga forto, ke harmonio povis regi dum la universalaj kongresoj inter homoj plej diversaj laŭ deveno, kulturo k opinioj. Sed laŭgrade kiel vastiĝis la movado, kiam ĝi penetris pli k pli en laboristajn rondojn, tiam neeviteble devis elmontriĝi la klasaj antagonismoj.

Dum la lasta mondmilito esperanto estis metata en la servon de nacieca propagando. Esperantaj organizoj en Germanio k Francio uzis nian lingvon por diskonigi dokumentojn k propagandilojn, favorajn al sia respektiva nacio. Tio kompreneble devis havi kiel sekvon, ke internaciistoj ne plu emis renkontiĝi en sama kongreso kun ŝovinistoj ; same la laboristoj, kiuj estas nemalofte persekutataj de sia propra registaro, ankaŭ ne plu povis silente aŭskulti la flatajn k malsincerajn vortojn, kiujn kutime eldiras la gvidantoj de la neŭtrala movado al la registaroj, kies gastoj ili estas. Ĉu, ekzemple, niaj komunistaj k socialistaj K-doj povus nunjare kongresi en Kolonjo k neŭtrale rilati kun reprezentantoj aŭ laŭdantoj de la Hitlera barbareco ? Tio estas neebla. Tia neŭtralo estus tute kontraŭnatura k mi sekve deklaras, ke la XXVa k.a. tiaj kongresoj havas nenian rajton, nenian pravon en sia pretendo reprezenti la tutan esperantistaron…

Antaŭ dek tri jaroj aŭdiĝis la krio : « For la neŭtralismon ! » k ĝi trovis larĝan resonon en la laboristaj esperantaj rondoj. De tiam nia movado iras laŭ sia propra vojo, kvankam ĉiuj esperantistoj uzas la saman esperanton. Jen do kial nunjare ni estas la gastoj de la demokratie regata ĉefurbo de Svedio, dum la neŭtraluloj honoris Hitlerion per sia ĉeesto en Kolonjo…

— página 2 —

104 — SENNACIULO

La laborista esperantismo pruvis eksperimente, ke ĝi estas natura k tute vivkapabla entrepreno ; sed oni komprenu min bone : tia apartiĝo neniel signifas niaflanke deziron, ke esperanto ne prosperu en burĝaj k eĉ faŝistaj rondoj. Male, kun maliceta kontento ni ĝojas, kiam ni tion konstatas. Ni havas la firman konvinkon, ke la artefarita lingvo portas ion en si revoluciecan. Tiun « ion » Zamenhof malprecize nomis « interna ideo de esperanto », k estas fakto, ke tiu pli malpli nebula koncepto pri la signifo de tutmonda lingvo forte ligis k subtenis la unuajn pionirojn de la esperanta movado ; tiu idea ligilo estas eĉ unu el la kaŭzoj de la sukceso de esperanto super konkurencaj projektoj.

Ĉio, kio helpas faligi la murojn inter la popoloj, estas ja en si mem revolucieca. Estus tute utopie prezenti al si mondon, sur kiu regus socialismo, t.e. paco, libero, foresto de ĉia ekspluatado k en kiu mankus la modernaj komunikiloj k produktiloj. Sekve sur la teknika kampo eĉ faŝistoj povas senkonscie labori al la detruo super tio, kion ili glorigas k deziras pluigi. Al tiaj homoj bone aplikiĝas la penso de la antikva greka poeto :

« Kiujn volas Jupitero pereigi, tiujn li malsaĝigas. »

La apartiĝo inter la laborista k burĝa movadoj okazis en Prago dum la jaro 1921. De tiu tempo ĉiujare k sen interrompo Sennacieca Asocio Tutmonda flirtigis sian standardon en iu grandurbo el Eŭropo : kvarfoje en Germanio, po unu fojo en Belgio, Aŭstrio, Sovetio, Francio, Britio, Nederlando k estas jam la dua fojo, ke Svedio gastigas nin : en 1928 ni ja kongresis en Gotenburgo kun la partopreno de K-doj el Sovetio k eĉ unu el Afriko.

Kiel tio estas ebla ? vi certe demandos, kiam vi ekscios, ke nia organizo en la plej prospera tempo havis nur 7.000 membrojn. Tio estas tiom pli miriga, ke la SAT-anoj estas ĉiuj neriĉaj homoj, eĉ multaj estas malriĉaj, senlaboraj, tiom pli ke en Italio jam delonge nia Asocio estas malpermesita, ke en Sovetio antaŭ tri jaroj trafis ĝin la sama sorto, k ke en aliaj diktatorecaj landoj ĝi renkontas multajn barojn k malhelpojn. Tamen malgraŭ ĉio ni sukcesis venigi en ĉi tiun belan urbon el la Nordo 599 K-dojn el 15 landoj. Trude ja staras la demando : kiel tio estas ebla ?

Pli faciligos la respondon, se mi tuj konigas al vi la fakton, ke, ekzemple, 5 K-doj venis el Parizo bicikle k unu el Hispanio samrimede. Dum la tuta jaro ili ŝparegis kun la celo akiri la necesan monon por libertempe vojaĝi al la SAT-Kongreso. Ĉiun jaron okazas tiaj faktoj, k ili klarigas la miraklon, ke Asocio havanta nur kelkajn milojn da anoj povas tamen okazigi ĉiujare kongreson, same imponan, kiel tiuj de organizoj kun milionoj da membroj. La forto de nia movado kuŝas en tio, ke la SAT-anoj forte konscias, ke ili estas pioniroj de nova, granda ideo, kiu pli malpli frue konkeros la mondon.

La nombro da anoj cetere ne ĉiam estas por organizo sufiĉa pruvo pri ĝia efektiva forto. La lastatempaj okazintaĵoj en Germanio bedaŭrinde montras tion tre klare…

(Daŭrigota.)

Granda sukceso de la XIII-a SAT-Kongreso en Stokholmo

599 partoprenantoj el 15 landoj

Brila, plensukcesa, neatendite impona estis la XIII-a en la sveda ĉefurbo. Aliĝis al la kongreso sume 642 personoj (361 membroj, 281 gastoj). Efektive partoprenis :

SAT-anoj Gastoj Sume
Svedio 227 243 470
Holando 52 9 61
Germanio 12 4 16
Francio 6 1 7
Norvegio 8 1 9
Aŭstrio 6 4 10
Britio 4 1 5
Danio 7 — 7
Ĉeĥoslovakio 3 — 3
Estonio 1 2 3
Hungario — 2 2
Svisio 1 1 2
Hispanio 1 — 1
Finlando 1 1 2
Polio — 1 1
Sume : 16 landoj 329 270 599

La kongreso estis solene malfermata en la koncerta domo. Tiuokaze paroladis la sveda ministro por klerigaj aferoj, Arturo Engberg, en senco favora por nia afero k samvespere K-do Lanti faris longan paroladon, kies unuan parton vi trovas fruntpaĝe. La 7-an de aŭg. la kongresanaro estis akceptata en la urbdomo k salutata de la unua prezidanto de la urbkonsilantaro, Knut Tengdahl. (Liajn parolojn trovu ĉi-sube.)

La kunsidoj okazis en vere kamaradeca spiritostato. La kandidateco de Parizo kiel urbo por la nova Plenum-Komitato estis akceptata, same Valencia (Hispanio) kiel urbo por la 14-a Kongreso, laŭ invito de tieaj SAT-anoj.

En la fino estis unuanime akceptata Rezolucio, esprimanta fidon al la ĝisnuna organizformo de SAT k deziron pri ĝia konservo.

Salutparoloj de K. Tengdahl, urbkonsilantara prezidanto de Stokholmo

Mi petas vin bonvoli akcepti en la nomo de la urbo ĉi-tie la bonvensalutojn. Jam komence mi devas konfesi, ke kaŭzis al mi klopodojn klarigi al mi, pri kio temas, kiam oni venis al mi por paroli pri tiu ĉi akcepto. Fine tamen mi ekkomprenis, ke ekzistas speciala laborista esperanto-movado k aparta por aliaj civitanoj k ke tiuj aliaj, kies kongreso havas pli altan numeron, venos nur venontjare. La fendiĝo inter tiuj popolmovadoj certe havas kaŭzojn, kiuj estas pli fortaj eksterlande ol ĉe ni. Ĉiuokaze ja estas komprenebla afero, ke la laboristoj, kiuj ofte ne havas okazon lerni alian lingvon krom la gepatra, pli profunde sentas la malfacilaĵojn en la interrilatoj kun personoj el aliaj nacioj dum nunaj cirkonstancoj, k ke ili tial kun ĝojo akceptas la eblon povi lerni facilan internacian helplingvon. Per ĝia helpo ili preteriras la malfacilaĵojn, kiujn prezentas la grandaj kulturlingvoj, el kiuj certe neniu iam havos eblon iĝi la sole reganta, eĉ se multaj tion deziras. La laboro, kiun laboristoj en nia lando faras, nesciantaj la grandajn lingvojn, estas tiom pli respektinda, ĉar al ili mankas — kompare kun la edukitaj homoj, — la scio pri la radikoj el la grandaj lingvoj, kiuj enestas en la helplingvo. Tion tamen pli elokvente ol mi povas fari, esprimis la ministro por klerigo k instruo Artur Engberg hieraŭ dum la malferma soleno, k kies vidpunktojn pri tiu temo mi tute substrekas.

Mi vizitis la malgrandan ekspozicion de literaturo ktp, kiun aranĝis la kongreso, k mi devas diri, ke mi estis surprizita pri la multo, kion oni jam sukcesis fari por la disvastigado de la helplingva ideo, k kiajn bonajn rezultojn oni atingis per la uzado de helplingvo, ekzemple korespondante inter samfakuloj. Tia movado ne povas esti bazita sur malfirma grundo, eĉ se la vojo por pli ĝenerala akcepto eventuale montros sin pli longa ol la plej optimistaj inter vi imagas al si….

— página 3 —

SENNACIULO — 105

La antaŭkongreso en Malmo ankaŭ estis bonega sukceso. 25 eksterlandanoj el 7 landoj renkontiĝis kun K-doj el la tuta provinco. Sume ni nombris 300 esp-istojn. La popolparko, kie okazis la aranĝo, estis riĉe ornamita pre ruĝaj k esp-aj flagoj. Proks. 1000 personoj ĉeestis la propagandan kunvenon. Malferme salut-parolis la prezidanto de la laborista komuno, reprezentanta 30 mil organizitajn laboristojn el Malmö. Esp. kanthoro prezentis bonajn kantojn. Parolis K-doj el div. landoj, k precipe K-do Lanti, kiu pritaktis la temon : Novaj formoj de organizado. Granda entuziasmo regis la publikon. Kaj la publikan kunvenon finis La Internacio.

Poste la esp-istoj kolektiĝis en la restoracio, kie K-do Lanti parolis pri sennaciismo. Liaj diroj vekis ĉe multaj intereson por SAT, k oni povas antaŭvidi aran aliĝon de ĝis nun indiferentaj K-doj.

Dum la tagoj antaŭe la urbo estis karakterizata de esp-ista kosmopolitismo. Multaj eksterlandanoj jam alvenis frue k ĉiun vesperon okazis kunvenoj. La ĵurnalo « Arbetet » aperigis fruntpaĝe intervjuojn kun K-doj Lanti, Sulski k Veen. Ankaŭ en la burĝa gazetaro aperis notoj¹. La 4-an de aŭg. vespere karavano de ĉ. 50 Gek-doj envagoniĝis por veturi Stokholmon. Samnombra aro ĉeestis la foriron. En la momento de l’ekiro eksonegis La Internacio, k oni konsciiĝis emocie pri la forto de sennacieca solidaro.

E. Norman (13.132).

TRA LA ESPERANTA GAZETARO

Retrovita unueco ?

Optimisma artikolo de E. Privat en la julia n-ro de « Esperanto » pri la reuniĝo de l’ neŭtralisma esperanto-movado. « … Laŭ la nova projekto UEA fariĝas la tutmonda organizo de la movado k la naciaj societoj povos aliĝi… kun sia tuta membraro per kontraktoj… Ni volas esperi, ke la solvo sukcesos alporti al esp-o veran helpon k antaŭenpuŝon k ke oni ne perdos pluan jaron per diskutado de regularoj. Tiu malsano infaneca devos malaperi, se nia movado volas progresi pli grandskale. Politikado k partia spirito estas aferoj tro multekostaj por ni. Esp-istaj gvidantoj ne havas la rimedojn samtempe polemiki k disvastigi la uzadon de nia lingvo… » Se okazos tiel, se la « neŭtraluloj » kuniĝos en komuna organizo, nu, gratulindaj ili estas pro la servo farita al esp-o. Ni demandas : kiam agos kun sama saĝo la laboristaj esperantistoj ? Kiam ili retrovos sian unuecon grupiĝante ĉirkaŭ sia tutmonda organizo SAT ? Kiam kelkiuj ĉesos finfine trovi plezuron en la plua dissplitiĝo [?] de la fortoj ?…

Pretaj akcepti la kongresontojn.

En « Svenska Arbetar-Esperantisten » (julio) K-do E. Eriksson klarigas en granda svedlingva fruntartikolo la rolon k la historion de SAT k Joĉjo adresas bonvenon al la kongresanoj. Resumante la nunan situacion li skribas i.a. : « … urĝas ke ni laboregu en la landoj, kie oni ankoraŭ povas labori k speciale Nederlando montris bonegan volon al sanigo de nia SAT-organizo. Ilian modelecon devas montri ni ĉiuj en aliaj landoj, nur tiamaniere ni savos SAT de pereo. Ankoraŭ ne la svedoj ekhavis la percepton pri la utilo de nia mondorganizo, sed kiam oni komprenos ĝin, certe oni aniĝos pli multe ol ĝis nun… « Al la aŭstraj sampartianoj J. Johansson direktas severajn vortojn pro la fondo de ISE : « Tiu dato (la 4-a de junio, fondo de ISE en Vieno) enskribiĝis en mia memoro kiel hontinda tago, ĉar mi neniel povus imagi al mi, ke la socialistoj de Aŭstrio, de kiuj ni svedoj lernis tiom pri socialismo, ĝis tia grado perdis sian prudenton, ke ili volis entrepreni kontraŭorganizon de la jam ekzistanta internacia lab. esperantista SAT-organizo. »

¹ Saman interesiĝon montris la Stokholma gazetaro. — Red.

La lingvosperto de Zamenhof.

En la junia kajero de « Literatura Mondo » troviĝas interesa artikolo (de H. J. Plehn) pri la lingvoscio de Zamenhof. Kiuj legas la tradukojn de Zamenhof — k malpravaj estus tiuj, kiuj ne legus k studus ilin ! — ekscios kun intereso, ke Z. nomis la rusan sia gepatra lingvo ; sed la polan li poste uzis pli ofte ol la rusan. La germanan li preskaŭ plene posedis (el ĝi estas multaj tradukoj). Tiun lingvon li ankaŭ bezonis helpe por traduki « Hamleto » el la angla. Same estas tradukitaj de li pere de la germana lingvo la Fabeloj de Andersen (la originalo estas dana). Ankaŭ en la franca lingvo Z. atingis sufiĉan perfekton, k tre lerte li tradukis el la hebrea.

(Daŭrigota.)

El niaj Leteroj

…« Nia Bulteno »¹ estas malpermesata inter la neŭtraluloj en Los Angeles. Ĉe ilia lasta monata kunveno la prezidanto malpermesis ĝian disdonon inter la 26 ĉeestantoj. Li diris : « … Nia religio estas esperanto… Estas tre danĝera afero, ke ni havu alian ideon ol esperanto. Ĉiuj esperas iri en la ĉielon. Nia maniero estas esperanto nure, sole, — al la ĉielo… »

Li ankaŭ asertis, ke internaciismo malhelpas al la enkonduko de esp-o en la lernejoj. La saĝajn vortojn de lia moŝto mi konigas tra la mondo. Sinjoro G. R. Thomson fariĝos alia « famulo ».

(16.285).

Kara redakcio. Mi kredas, ke mi parolas nome de la plej multaj Federacianoj, kiam mi dankegas vin pro viaj tutkoraj bonvenvortoj. Tia bonvenigo sentigas nin esti hejme en la tutmonda esp. movado ; precipe la novulojn kiel mi. — Mi esperas, ke ni havos multan plezuron per ĝi. Se la tempo pliboniĝos, mi kredas, ke multe da membroj aliĝos al SAT, ĉar tiam oni partoprenas efektive al la tutmonda laborista esp. movado…

T. de Vries, Sekcio III de FLE, Amsterdamo.

¹ Eldonaĵo de Lab. Esp. Grupo en Los Angeles.

[REKLAMO p.3] LA AŬGUSTA NUMERO DE SENNACIECA REVUO enhavas inter alia interesa k leginda materialo, — raportoj, literaturo, kritiko, — tre detalajn k multflankajn informojn pri la situacio en Germanio. Prezo de la kajero : fr. fr. 2.50. Jarabono : 25 fr. SAT, 23, rue Boyer, Paris, 20e

Kiel pagi al SAT ?

Malgraŭ la teknikaj progresoj en nia epoko la homoj pli k pli malfaciligas al si la interrilatojn ! Protektaj doganoj, malpermesoj eksterlandigi monsumojn eĉ plej malgrandajn, resume : ĉiuspecaj ĉikanoj por plimalfaciligi materie k morale la internacian proksimiĝon, karakterizas la nunan periodon de seninterrompaj krizoj.

SAT tamen bezonas enspezi el ĉie por povi pagi siajn elspezojn ! Por plifaciligi la pagojn, ni instalis poŝtĉekajn kontojn je la nomo de la Asocio. Sed ne ĉie eblas k ni havis malsukceson rilate al Polio k Ĉeĥoslovakio (kie ni antaŭe havis tiajn kontojn).

Ni nun rekomendas pagi : a) kie eblas, al la poŝtĉekaj kontoj (eblas ekz. en Germanio pagi al nia nova Leipzig-a konto n-o 85.148) ; b) per poŝta mandato aŭ per bankĉeko en bonvaluta mono aŭ per bankbiletoj bonvalutaj en rekomendita letero ; ĉ) per niaj ĉef-perantoj (landaj) : K-doj J. Minke Amsterdam (por Nederl.), Sulski, Luton (por Britio), Eriksson, Stokholmo (por Svedio), Pelcman, Plzen (por Ĉeĥoslovakio), Literatura Mondo, Bleier (por Hungario), K-dino Brumer, Attnang (por Aŭstrio).

Tiu lasta metodo estas tre ŝpariga por la K-doj enlandaj. Tamen, kie funkcias niaj poŝtĉekaj kontoj, la procedo ankaŭ estas plej simpla k malmultekosta. Formularon poŝtĉekan oni petu ĉe ajna poŝtoficejo, plenigu ĝin laŭ la surpresitaj indikoj (nomo de ricevonto, kontunumero, ktp) k notu en la parto destinita por SAT (la ricevonto) dorsflanke telegramstile, sed precize pri la celo de la pago (kotizo, abono, libromendo ks). Tiel malnecesas skribi aparte leteron aŭ karton. Same ĉe pagoj per poŝta mandato (En tiu okazo nur la afrank-elspezoj por la paganto estas pli altaj).

Ĉe mendo de libroj ne el la propra eldonejo ne forgesu alkalkuli 10 % por la afranko !

Administracio.

DISKUTEJO

Pro tio ke la artikoloj ĉi-sube pridiskutataj aperis en « S-ulo », (n-roj 403, 404 k 405), la sekvanta traktaĵo trovas lokon ĉi tie.

Red.

Redire al epilogoj

K-do epiloganto, malgraŭ via promeso fari vian « cigno-kanton » plezuriga legaĵo, mi sentas, ke vi plene malsukcesis. Viaj epilogaj diradoj tedas. Tedas, pro tio, ke ripetiĝas tra ili la penso : « marksistoj » estas bando el malsaĝuloj k malspritaj religianoj. Kompreneble, tiel krude

— página 4 —

106 — SENNACIULO

la penso nenie estas esprimata, sed tiom pli forte efikas via subtila moketado kun la tute legitima celo averti kontraŭ dogmiĝo ; efikas por krei la penson : « La marksismo devas morti ». Nutri tian penson estas faro, pri kiu Hitler povas ĝoji elkore, sed la laboristoj nur povas aŭ funebri aŭ naŭzite forturni sin.

Vi rakontis anekdoton. Profesoro pri marksismo atestis al la pseŭdonima « Sennaciulo », ke certe « li estas marksisto ». Ĉu eble « sennaciulo » sentis ekstreman flaton en tio, aŭ ĉu la motivo por rakonti tion estis la intenco malarmi eventualajn « marksreligianojn » per la starigo de timigilo kun surskribo : Jen, aŭtoritato ! Sed kredeble, sennaciulo ne estas flatebla per tio, ĉar ĝenerale li malkovras tiom da mankoj en la marksismo, ke mi miras, ĉu restas ankoraŭ io valora, krom la klara elmontro « kiel okazas la ekspluatoprocezo de la kapitalo super la laboro ». Cetere, eĉ tio estas nur « flanke afero ». Ĉefaferon Marks ne taksis sufiĉe alta : la psikologiajn faktorojn. Jen, manko, manko nenio alia ol manko ! — Nu, jes ; ĉiuokaze sennaciulo kvazaŭ intuicie, sen mem ekkoni tion, elparolis marksistan principon en sia « For la Neŭtralismon ». Li pro tio estis nominda « Marksisto ». Li ja alvokis la lab. esp-istojn apartiĝi, foriĝi el la burĝa medio, organiziĝi laŭklase k servi al la klasaj interesoj de la tutmonda proletaro. Pro tio profesoro pri marksismo nomis lin marksisto tute prave. Estas granda merito de sennaciulo esti farinta tion.

… Tamen unu sola marksista elkrio ne sufiĉas por montri vojon al la venko de l’ proletaro. Proverbo diras : unu hirundo ne faras someron…

La problemo estas : ĉu la marksismo — la scienco pri socialismo — estas ĉionsufiĉa por gvidsigni la vojon al la liberiĝo de la proletaro ? Socialismo estas scienco — ĝi estas LA prisocia scienco. Ĉiuj aliaj socipolitikaj sistemproponoj estas fantaziaj elpensaĵoj. La scienco pri socialismo montris al la sovetia proletaro, ĉefe per Lenin, la vojon al ĝia emancipiĝo, mi diru ĉi-tie aldone. Scienco estas kono reduktita al leĝo k enkorpigita en sistemo. La fundamenta leĝo, sur kiu la socialismo baziĝas estas la leĝo pri valoro, kies formulo estas : La valoro de varo estas determinita de la socie necesa labortempo enkorpigita en ĝi. Laborforto, la sola varo, kiun la laboristo posedas k devas vendi por vivadi, estas determinita en la sama maniero. Tio sekvigas la amasiĝon de riĉaĵoj en la manoj de la poseda klaso, k plilarĝiĝon [?] de l’proletaro, tiom longe kiom abundego da produktoj, konsumeblaĵoj, ekzistas, kiujn la lab. klaso ne povas konsumi — malgraŭ ke ĝi malsatas kiel klaso — ĉar la nuna socio baziĝas sur la privatposedo de produktiloj k produktaĵoj. Tiu ĉi stato per si mem implicas la REVOLUCION.

Tamen tiu ĉi revolucio ne estas fatala. Marksismo neniel instruis aŭ instruas fatalismon, sed kontraŭe ĝi instruas, ke « la proleta movado estas la MEMKONSCIA, sendependa movado de l’ grandega plimulto en la intereso de l’ grandega plimulto ». Memkonscia implicas scikoni sian pensadon, implicas, ke sur la ŝultroj de la proletaro restas la tasko sin liberigi. Kaj tio signifas, ke Marks alte taksis la « psikologiajn faktorojn ». La Historia Materialismo (k la klasbatalo) klarigas al ni la politikan k intelektan historion de epoko k metas en niajn manojn klarigilon. Per ĝi ni povas, — se ni nur estas veraj al la scienco mem — kompreni k komprenigi la nuntempajn problemojn, eventuale eĉ sen meti la nazon en la verkojn de Marks. La malsanulo — nur la kapitalismo estas malsana — eĉ se ĝi scias, nek povas, nek emas apliki la recepton. La proletaro estas la kuracisto. Se io malsanas ie, do tio, ke la kuracisto ne lernis sufiĉe la arton kuraci. Krom tio troviĝas en la prisocia kuracarto multe pli da ĉarlatanoj ol en iu ajn alia kampo.

En la lab. esp. movado estas laŭdegata esp-o kiel ekstermilo de naciismo k ĝenerale ĉiontaŭga kuracilo. Per tio la prolet-esp-istoj faras malbonan servon al la tutmonda proletaro. Tion mi diras, malgraŭ tio, aŭ pli bone, pro tio, ke mi estas fidela esperantano k konsideras esp-on grandega trezoro. Certe, mi dezirus vidi esp-on kiel universalan lingvon ne apud aliaj, sed sen iu alia « nacia » lingvo. Tamen deziro ne ŝanĝos realajn faktojn. Multaj faktoroj devas kunefiki por atingi homaran unulingvecon. Unu el la faktoroj, la ĉefa antaŭkondiĉo, estas starigo de l’ socialismo. Eĉ burĝaj ekonomiistoj konsentas, ke la monda malsano konsistas en « la malordo inter produktado k konsumado » la sola kuracilo por forigi tiun malordon estas produktadi por foruzadi — ne kiel nun vendadi profite al la kap. klaso. Kie enpaŝas en tiu ĉi problemo esp-o ? Ĉar la proletaro estas la kuracisto k la emancipiĝo de la la lab. klaso okazas lando post lando — la proletaro de ĉiu lando devas fini unue kun sia propra burĝaro — (Voroŝilov prave ne mobilizis, la germanaj proletoj eĉ ne scius lin danki) ĝuste tial esp-o fariĝas gravega helpilo, sen kiu ĝi estas almenaŭ duonkripla. (La Hitler-reĝimo ekz. tre dolore spertis la mankon de ĉia lingvoscio, kiel la gazetoj tre detale elmontris.)

Nek alpreno de esp-o, nek ĝisradika detruo al naciismo helpos al la proletaro atingi sian venkon, sed sole la ellerno de la kuracarto : Marksismo !

Kia tipo de marksismo ? Ekzistas ja deko da « skoloj ». Tio rememorigas anekdoton pri pastro, kiu baptonomis kuniklon karpo por ĝin manĝi dum sankta vendredo. Tamen kuniklo ne fariĝas karpo, k kaŭtskiismo aŭ bernŝtajnismo ne fariĝas marksismo. Marksismo nur estas tio, kio estas en harmonio akordo kun ĝiaj centraj principoj. Tra la tuta mondo kuniĝas ĉiuj potencoj por sankta pelĉaso kontraŭ la marksismo. La devizo « la marksismo devas morti » (diskriata tie, kie ĝi fakte nur vegetaĉis) efektive nur reliefigas ĝian senmortecon k kriegas en la orelojn de l’ proletaro : Jen, via liberigilo ! Senantaŭjuĝa esplorado kondiĉas komparadon de trovitaj faktoj kun la jam establita scio. Se ni ne bezonus fari tion, tiam ni povus helpi al Hitler forbruligi librojn. Ni bezonas klarigilojn, kiel ni bezonas mezurilojn. Sur paĝo 54 de « Naciismo » eĉ K-do epiloganto proponas tian mezurilon k sen ĝi « ŝajnas al ni neeble kompreni k klarigi la historian evoluadon » ! Ne demandi sin unue, ĉu ĉi tio aŭ tio konformas aŭ ne kun tiu ĉi klarigilo signifas malebligi « kompreni k klarigi la historian evoluadon », laŭ viaj propraj vortoj. Malatenti, ne konsulti la laborojn de niaj antaŭuloj estas malsaĝe. Estas bone meti la nazon en la librojn, almenaŭ pli bone ol senzorge ekfantazii. Estas senutile fari « eltrovojn » malatente al antaŭaj trovoj, se tiuj ĉi novaj « eltrovoj » jam pruviĝis eraroj. Kial vi traserĉis kun formika diligento la verkon de Fustel de Kulanĵ, sed ne la verkon de Ljŭis H. Morgan ? Nur por malatenti k pense eviti la eblan konformecon kun iu ajn establita « doktrino » ? Ĉu vi devis eviti la serĉadon en « La Antikva Socio » de Morgan k « La deveno de la familio » de F. Engels por senĝene elkovi apartan doktrinon ?

Mi ne estus demandinta, se ne pruviĝus per la demando, ke via moketado pri la kutimo de marksistoj citi el Marks aŭ serĉi pri ebla respondo ĉe Marks, estas misgvida. Kion vi mem faras en nemarksanaj verkoj, kial estas tio kondamninda ĉe aliaj ? Krom tio, se vi ne tute ignorus « marksanajn » verkojn, tiam vi ne bezonus refuti la jam refutitan ideon « ke tiu hejma religio naskigis la proprajrajton ». Laŭ germana proverbo tio signifis « revarmigi malno-

Radio-programo

27.8: 21.30-21.50 Minsk, 1105 m (Same: 1., 3., 5., 7., 9. 9.).

28.8: 19.30-20.00 Ljubljana, 576 m, parolado (Same: 4. 9.).

— página 5 —

vegan kamomilan teon ». Morgan ne nur refutis tion, sed ankaŭ ne lasis dubon, ĉu en la pratempo « jam ekzistis la triunuo : patro, patrino, infano, kiu plilarĝiĝinte formis klanon ». Firme vi certigas, ke « tiuj demandoj restas ĝis nun nerespondeblaj per nerefuteblaj argumentoj ». Vi povas pledi nescion pri tiuj ĉi verkoj, sed tio nur pruvas, ke « starigante socipolitikan demandon estas » SENRESPONDECE NE » traserĉi en la verkoj » de « socipolitika » enhavo. Kiam vi skribis panegirojn plenajn de idealismo via partia membrokarto tamen ne faris vin bolŝeviko. Vi mem ne nomas membrokartoportanton SAT-ano. (vd. Jarlibron 1929-30, p. 8.) Krom tio, ŝajnas al mi, viaj sampartianoj malaprobis la idealismon predikitan de SAT-propagandiloj. Almenaŭ SEU kondamnis fruege tiun idealismon. Se oni forgesas ĉion ĉi, via argumento ŝajnas raciega.

Kiam alia transprenos la gvidilon de SAT, estas esperinde, ke personaj plaĉoj k malplaĉoj ludadu plej malgrandan rolon. La propagandiloj de SAT devigis neniun aprobi la idealismon. Ili ne estis artikoloj de la statuto. La statuto ankaŭ neniun devigis ĵuri fidelon al la marksismo, sed estas nenio en ĝi deviga al iniciato de persekutmanio kontraŭ la marksismo, male, estas argumenteble, ke ĝi implicas ties aktivan akceladon.

Tiuj, kiuj faras senvivajn parkeraĵojn el la instruoj de Marks, certe meritas primokon, sed kion meritas tiu, kiu sub ĝenerala tono de laŭdo (« genia aŭtoro ») kiel diligenta k lerta talpo subfosas la montegon el fido, kiu plenigas la menson de l’ mondproletaro por la verko de Marks?

T. Veder.

K-do Veder metis min en grandan embarason : li diras, ke miaj epilogoj estas tedaj k anstataŭ oscede formeti la legaĵon, aŭ simple turni la paĝon, li pasie ekkaptas la plumon k verkas 5-paĝan rebaton !… Kutime tedaj legaĵoj ne havas tian efikon. Tial mi forte emas kredi, ke K-do V. estis pli incitata ol tedata. Cetere la letero, kiu akompanis la artikolon, pruvas tion tre bone. La legantoj juĝu mem :

« Mi ne emas kredi, ke vi intencas transdoni « S-ulo »n k SAT ‘ liberaj de ĉia marksista influo ‘, aŭ oni ja devus supozi, ke vi alianciĝis kun la Hitler-bando. Ĉiuokaze viaj epilogoj kreas fortege tiun ĉi impreson. »

La konstato pri tia spiritostato ĉe homo, kies sincero estas nedubinda, plej bone pruvas, ke mi ne kontraŭbatalis iluzion : fanatiko ekzistas eĉ ĉe malnovaj SAT-anoj. Kaj tiagrade, ke K-do V. eĉ ne plu povas ĝuste kompreni la parolon de tiu, kiu ne sufiĉe humile riverencas antaŭ lia kredo. Mi citu ekzemplon : Estas dirite en mia artikolo : « Starigante socipolitikan demandon, neniam mi ekhavas la penson traserĉi en la verkoj de Marks por trovi respondon. » El tiu frazo K-do V. konkludas, ke mi preferas traserĉi en burĝaj libroj.» Tamen estas klara la signifo de mia frazo, se oni legas tiun, kiu tuj sekvas : « Mi havas la konvinkon, ke neniu el la plej kompetentaj komentistoj de Marks povas prave havi la pretendon scii, kiuj estus la pensoj, la sinteno de ilia majstro antaŭ nuntempaj problemoj. » Evidente ne temas pri historiaj demandoj, sed pri la ĉiutagaj problemoj, kiuj stariĝas antaŭ la laboristaro. Ĉio cetera en la rebato de K-do V. estas tiel same. Tial mi ne volas misuzi pli da spaco en la gazeto por senutila diskuto. Sed, se la SAT-organoj restos, kiel ili ĉiam estis ĝis nun, malfermaj al ĉiuj tendencoj, mi ne promesas, ke neniam plu mi « tedos » la fanatikemon de tiuj, kiuj havas la naivan kredon, ke Marks neniam eraris, ne povis erari, ĉar li fariĝis ilia dio. Kompreneble Marks mem hontus havi tiajn disĉiplojn.

Pri la sama temo mi ricevis de G. Savil, redaktoro de « Esperanto-Lando » artikolon kun la titolo : Kiu estas vera marksisto. Inter la « veraj » li mencias Stalin k Trocki. Nu, bone, sed G. S. ne klarigis, kial ĉi tiu lasta estas konsiderata de la unua kiel « kontraŭrevoluciulo » k pro tio forpelita el Sovetio…

Inter la « malveraj » estas nomitaj, ekzemple, Vandervelde. Kaj tio signifas, laŭ la vidpunkto de G. S., ke la socialistaj K-doj, kiuj aprobas k admiras la prezidanton de la IIa Internacio, ne povus esti SAT-anoj. Sed G. S., kunlaboranto al neŭtrala gazeto, ne-SAT-ano, nek abonanto al niaj organoj, sendube opinias esti « vera marksisto ». Kaj plie li verŝajne opinias, ke K-do Veder ne estas tia ĉar antaŭ kelkaj jaroj ili ne povis interkonsenti pri la gvidado de la Nov-Jorka Lab. Esp. Grupo.

« Granda nubo, malgranda pluvo ».

E. L.

Por Ŝtopi la Breĉon

  1. listo

13 607, Roosing-Zeist — gd. 1.— Venditaj gazetoj en Roterdamo — » 1.50 D. Fernandez-Bilbao — fr. fr. 4.20 Amiko de la Sovetia proletaro — » 5.— G.v.’t Veer, Assendelft — 0.50 gd. 12 715, S. Otsen, A’ dam — 0.50 gd.

Ĉe la Junularo

Skolta neŭtralismo.

La internacia skolta movado nomas sin neŭtrala. En Danio oni tamen lastatempe havis tre bonan okazon por trarigardi la maskon, malantaŭ kiu sin kaŝas la plej burĝa k reakcia spirito ĉiam preta por helpi al kontraŭproletaj k naciaj elementoj. Post travivo de tiaj « neŭtralaj » agoj oni rajtas diri, ke vera neŭtralismo ne ekzistas, neniam ekzistis k tute ne estas ebla.

Temas pri malpermeso de la dana soc. dem. registaro kontraŭ la politikaj uniformoj. La kialo de la malpermeso estis la fiagoj de la nacisocialistoj ĉe la german-dana limo ; sed ĉiuj organizoj devis formeti la « ĉemizon », ĉu bruna, griza, blua aŭ nigra. Ankaŭ la skolta uniformo estis malpermesata. Granda, brua k incita protesto. Kial ? Ĉar skoltoj ja estas neŭtralaj.

Jen ekzemploj : Ĉiuj burĝaj — k nur burĝaj gazetoj defendis la rajton de la skoltoj porti uniformojn. En la organeto de la nacisocialista partieto dana (« Nationalsocialisten ») oni eĉ povis legi artikolon direktitan al la skoltoj. En ĝi oni malhonorigas, mokas k malpurigas la registaron pro la malpermeso k eĉ admonas skoltojn pli ol 18-jarajn tuj aligi sin al la nacisocialista partio k kunhelpi renverson al la marksista tiraneco ! La titolo de la artikolo estis : La mumioj ankaŭ ŝtelis la skoltan uniformon. Skoltoj ! Membriĝu en la nac. soc. partio !

Alifoje ĉe skolta jubileo oni invitis la gvidanton de la nacisoc. partio Lembke por fari la festparoladon. (La oficiala kialo estis, ke li fondis la skoltan movadon en Danio.) La granda gvidanto de la malgranda partio oratoris pri la nacia k vira deveno k la celoj de la skolta movado, poste pri la uniform-malpermeso, akcentante, ke tiaj estas la kondiĉoj en landoj, kie « ĉifonuloj » regas. Fine li konkludis laŭvorte : « De hodiaŭ estos la devo de ĉiu knabo kunhelpi fortiri la ĉemizon de la parlamento ! » (Do senvualigi la parlamentajn trompistojn !).

Aliam oni uzas ne ĝenate la nomon, nombron k la « porsocie danĝeran laboron » de la socialistaj gejunular- k infan-organizoj. Per tia agitado oni fluigas pli riĉe la riveron de mono de la multaj monsubtenantoj. Fine nur estas menciinde, ke kompreneble estas bona kutimo neŭtrala havigi al si kiel gvidantojn k protektantojn nur la « plej altrangajn k potencajn en la lando ». Nobeloj, altrangaj oficiroj, monmagnatoj k konservativaj komercistoj kun reakciaj politikistoj, jes,

— página 6 —

eĉ reĝaj personoj. La devizoj ja estas : Al sia patrio oni ŝuldas ĉion kion oni povas fari. Aŭ : Dio, Reĝo, k Patrio.

La tuta spirito, klerigo, propagando k labormaniero de la movado estas la imageble plej reakciaj. Vere oni havas bonan kialon krii kun la skoltoj : Vivu neŭtralismo !

Paŭlo Thorsen (18. 334)

Nikolao Skripnik

1872-1933

Antaŭ kelkaj tagoj finis sian vivon per memmortigo Nikolao Skripnik. Tiu K-do estis C. K.-ano de Tutsovetia k de Ukrainia kompartioj, plenumkomitatano de Komintern, vicprezidanto de Popola Komisariaro Ukrainia k prezidanto de Ukrainia Ŝtata Plana Komisiono.

Li komencis sian revolucian marksistan agadon en 1897. 36 jaroj de lia revolucia vivo estis seninterrompa batalo. Sesfoje li estis arestata de l’cara polico. Kelkfoje oni lin kondamnis al ekzilo Siberion, de kie li forkuradis eĉ ne atinginte la destinitan lokon. Tamen en la jaroj 1908-13 li devis ekzile restadi en Siberio (Jakutio). Post la Oktobra revolucio li estis okupanta laŭvice serion da gvidaj postenoj. Estante popola komisario por klerigo en Ukrainio, li en 1930 esprimis sian opinion pri esperanto. Ĉi tiun opinion ni kritike menciis en « S-ulo ». (Vd. n-on 309, p. 529 k n-on 400, p. 52). En oficiala partia jurnalo en la nekrologo interalie oni skribas :

« Sed la agado de K-do Skripnik, precipe dum la lastaj jaroj, ne estis libera de gravaj politikaj eraroj, kiuj ĉiam pli profundiĝis. Ĉi tiujn erarojn k malstreĉiĝon [?] de bolŝevika singardo utiligis agentoj de la klasa malamiko, kontraŭrevoluciuloj, ŝovinismaj elementoj. K-do Skr. lasis sin ĉirkaŭi per la plej kruelaj malamikoj de la partio, kiuj lastatempe grandparte gvidis lian laboron, dislokigis homojn post lia dorso, movis lian plumon »… « Implikiĝinte en siaj rilatoj kun ukrainiaj burĝ-naciistaj elementoj, ne trovinte en si forton por elŝiriĝi el tiu ĉi araneaĵo, K-do Skr. mem iĝis viktimo de tiuj kontraŭrevoluciaj elementoj. » (« Komunisto », Ĥarkovo, 8. 7. 33).

Do, kiam en « S-ulo » ni nomis ŝovinisma la sintenon de K-do Skr. por esperanto, tio ja ne estis tia « herezaĵo », kiel ĝi ŝajnis al kelkiuj unuavide…

Grodnano.

En nia movado

HISPANIO. Valencio. La Grupo Lab. Esp-ista, por celebri la 2-an datrevenon de sia fondiĝo, organizis mezjulie « Semajnon de Esperanto », kiu estis granda sukceso. Ĉefpartoj en la programo estis : Intern. Ekspozicio de poŝtkartoj, libroj k gazetoj, valora materialo el pli ol 30 landoj. Disaŭdigo de popolaj internaciaj kantoj k muziko per gramofondiskoj. Ekskurso al belega lago en la provinco. Publika festo en teatro de lab. Ateneo la 14-an de julio, dato de la fondo. Membroj de la grupo ludis tre sukcese en esp-o la teatraĵeton « La Versaja Kaptito » k hispane « La lignovermo »n, tradukitan el esp-o. Dua parto : propagandaj paroladoj de K-doj Bilaruñ [?]-Barcelono (nome de hisp. LEA), Azorin-Kordobo, soc. deputito en la parlamento, Hernandez, prez. de la Valencia grupo k SAT-peranto, kiu resumis per trafaj vortoj la feston. Ĉeestis proks. 400 gelaboristoj. Tiu semajno inaŭguris larĝan agitadon en la tuta urbo, helpitan multe de senpagaj reklamoj en la urba gazetaro.

POLIO. Lodz. La 20.7. esp. lernintoj ĉe la pola junsocial. organizo TUR fondis esp-an sekcion, kies estraro konsistas el K-doj K. Lewandowski, L. Kujawiak k Cz. Jasiniak. Post la elektoj estis pridiskutata la konflikto inter Vienaj socialistoj (ISE) k SAT. La kunvenintoj (ĉiuj aktivaj social. junulargvidantoj, escepte la instruinto, K-do Gothelf) esprimis plej akran proteston kontraŭ la skismigantoj, kiuj anstataŭ labori por unuigi la prol. esp-istojn en kontraŭfaŝista batalo, laboras en mala direkto, k per tia malunuigo faras reakcian, nuntempe nepre kondamnindan laboron. Ĉe la fino estis decidite turni sin al la esp. sekcioj ĉe la Lodzaj societoj « Cukunft » (mald. socialista) k « Aŭroro » (senpartia klasbatala) pri fondo de loka Federacio. Samcelaj K-doj k organizoj helpu la novan sekcion per konsiloj, sendo de esp-aĵoj, statuto ks al : Lodzka Org. Ml. « TUR » Suwalska 1, Lodz.

Ekster nia Movado

La 25-an Universalan Esperanto-Kongreson en Kolonjo (Köln) partoprenis proks. 750 personoj (inter ili neniu slavo !). Sub la sonoj de la germ. nacia k de la naci-socialista himnoj (kiujn fine ankaŭ sekvis La Espero) okazis la solena « samdirektigo » (t.e. meto sub la kuratorecon de l’« nazi ») de la Germ. Esp. Asocio, kies prezidanto devige estas naci-socialisto. « Heroldo » de 6. aŭg. entenis nenian sciigon pri la kongres-okazintaĵoj !

S-ro Rolan (Rolland), deputito de la franca departemento Ron (Rhône), starigis esp. grupon ĉe la Ĉambro de Deputitoj de la parlamento. Aliĝis jam 41 parlamentanoj el la diversaj partioj.

La regiona parlamento de la franca departemento Malsupraj Alpoj (Basses-Alpes) unuanime voĉdonis deziresprimon pri instruado de esp-o en la lernejoj ; la sama deziresprimo estis akceptita en la departemento Ron-enfluejo (Bouches-du-Rhône).

En la ĉefurbo de Madagaskaro, Tananarive, okazis lastatempe 9 kursoj kun 300 lernantoj. Novaj kursoj en Instituto por moderna instruado, Komerca lernejo k Instituto de sciencoj k artoj.

Al marist-esperantistoj

Kiom da knaboj k junuloj deziregas iĝi maristoj k kaptas la okazon de senlaboreco. Ili opinias trovi tion, kio al ili mankas. Mi memoras, kiel dum la milito oni adoris mariston k havigis ĉion al li. Sed hodiaŭ estas aliel. Kiam li malsaniĝas, li ĉiam restas nur… maristo. Pri la salajroj mi ne parolas, ĉar ekzistas laŭlande grandaj diferencoj. Nederlandaj maristoj perdis sinsekve dufoje 5 elcentojn de siaj salajroj. Oni ne komprenas, kiel la familianoj povas vivi, se oni scias pri la vivkostoj. Oni promesis, ke pro la malaltiĝo de la salajroj pli da maristoj akiros laboron ; mi ne povas nei tion, temas ĉefe pri ŝipoj, kiuj eksportas lignon el Sovetio. Sed neniam oni parolis pri neceso pliĝojigi [?] la mizeran vivon de maristoj.

Serĉante distron en alilanda havenurbo, mi komprenis neceson legi, studi k ebligi ankaŭ lernadon de esperanto. Pluraj maristoj estas akiritaj por esp-o, sed ne ankoraŭ sufiĉe. Mi persiste propagandis k propagandas inter samsortanoj k studas kun ili dum vojaĝoj esp-on. La maristoj per siaj vojaĝoj ja povas esti plej bonaj propagandistoj por nia movado. K-doj maristoj k loĝantoj en proksimo de havenoj, zorgu pri esp. propagando inter maristoj ; akiru interligon, sciigu adresojn. Regulan internacian interligon la havenurbaj perantoj nepre bezonas ; ili ankaŭ prizorgadas gazetservon k utiligas sciigojn pri havenlaboristaj k ŝipanaj laborkonfliktoj.

Adresoj de perantoj : NEDERLANDO : S. Otsen, Barentzstr. 71, I, Amsterdam ; J. Vis, Zuiddijk 306, Zaandam ; J. v. d. Plas, Drentschestr. 24 a, Rotterdam ; P. G. v. d. Plank, Jac. Marisstr. 57 r, Dordrecht ; ANGLIO : J. W. Pretton, Wrightstr. 71 Hull ; BELGIO : Belga Marista Hejmo, Ankerrui 20, Antverpeno ; FRANCIO : Belaud, 24, rue St.-André, Saint-Nazaire ; LAS PALMAS (Kanariaj Insuloj) : A. Ll. Bellvehi, str. Pedro de Vera 9 ; SOVETIO : A. Erjuĥin, Marista Klubo, Arĥangelsk ; K-dino Lisiĉnik, Dvorec Truda, Majak Kommuni, Sebastopol ; Bazilo Belakov, Kollektivnaja 4, Tuapse (Kaŭkazo).

Eksŝipano.

[REKLAMO p.6] Valora libraro — Trezor’ sen komparo ! Profundiĝu en nian literaturon ! Havigu al vi nian katalogon k mendu almenaŭ unu libron por subteni la SAT-eldonejon en krizotempo.

Memornoto

REPRESIS EL « SEN. REVUO » : Le Réveil typographique, Paris, n-o 14, pri sindikat. en Svedio.

REPRESIS EL « LA LERN. » : Arbetaren, Stokh., 17.6, esp-ista infano rakontas (kun bildo).

PRIESPER. ARTIK. K NOTOJN ENHAVIS : De Fakkel, Amsterd. (rubr.) 9., 16., 20.6., 4.,11., 18., 21.7. Signalen, Stokh., 8.6. (artik. de Lanti), 18., 22., 29.6., 6., 13., 20., 27.7., 3.8. Fastighet Arbetaren, Stokh., n-o 1, art. de K-do Lanti ; Arbetaren, Stokh., 27.6., 18., 19.7. Le Jeune Prolétaire, Paris, n-o 1.

RAPORTIS PRI LA SAT-KONGRESO : Arbetaren, Stokh., 20., 29.6., 4., 5. 8.

NOTOJ PRI SAT : Le Libertaire, Paris, 9.6., La Patrie Humaine, Paris, 30.6., Le Jeune Socialiste, Tunis, jun.-jul. Weekly People, N. York, 1.7.

* *

En la centra organo de l’socialdem. partio svedia « Social-Demokraten » aperis je 14. k 19.6. varb-artikoloj de K-do Lanti. La artikoloj estas represitaj en preskaŭ la tuta socialista k sindikata gazetaro de Svedio (en pli ol 30 gazetoj).

KORESPONDADO

Nederlando.

K-do Chr. H. Heiner, Anton Mauvestraat 5, Huizum (Tr.), dez. kor. kun ĉl Gek-doj pri ĉ.t. Resp. gar.

Du junuloj (18-21 j.) kor. kun Gek-doj ĉl. H. W. Stuit, Yselmondsche laan 108, Kralingsche veer.

K-do 27 j. dez. kor. kun eksterl. K-doj. Bonv. sendi L, PI ktp al J. Schenkel, Beetsstraat 181, den Haag.

Sovetio.

K-dino F. Kestner, Proletarskaja 58, Voronej, dez. kor. pĉt. kĉl. Interesiĝas pri korpokulturo k muziko.

Ŝparkasaj oficistoj kor. kolektive k individue pri fakaj temoj. Adr. : Leningrad 31, ul. 3 ijula 55, Sberkasa, 1874, red. « Sberknijka », por K-do R. Dvorkin.

Svedio.

Nia klubo aranĝos la 1. okt. letervesperon. Gek-doj el ĉ.l. skribu al : « Esp. Klubo La Espero », Bjuv.

Originalan Poemaron

kun tre varia k leginda enhavo, verkitan de K-do EMBA, ni intencas eldoni. Ĝi estos 64-paĝa k belaspekta.

Ni petas ĉiujn literatur-amantojn antaŭmendi kun antaŭpago de fr. fr. 3.60 por simpla, » » 5.- por luksa eldono.

Ni eldonos tuj post ricevo de sufiĉe da antaŭmendoj kun pago.

Direkcio de SAT.

N.º 409, 25 de septiembre de 1933

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

9-a JARO, N-o 409 — MONATA ESPERANTO-GAZETO — 25. SEPTEMBRO 1933

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO, ADMINISTREJO K SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO : 23, rue Boyer, Paris 20e

LA EKSPERIMENTO SUKCESIS.

La laborista altlernejo esperantista dum la Stokholma kongreso

Diverstemaj lekcioj de K-doj el sep landoj. Granda intereso ĉe la aŭskultantoj : demandoj k vigla diskutado post la lekcioj. Inter 100 k 400 aŭskultantoj ĉe la lekcioj. —

La K-doj, kiuj ne povis ĉeesti la SAT-kongreson en Stokholmo, kun plezuro ekscios, ke la « Altlernejo », tie okazigita kiel eksperimento, havis sukceson, kiu pravigas ĝian rearanĝon dum venontaj SAT-kongresoj.

Sabaton, la 5-an de aŭgusto je la 10-a, la kurso estis malfermata per paroladeto de K-do Paŭlo Neergaard, Kopenhago, la gvidinto de la Altlernejo. Bonvensalutante la partoprenantojn li akcentis la bezonon, ke oni en la klasbatala esp-movado sekvu la ekzemplojn el diversaj landoj : fari specialajn altlernejojn, kiuj klerigas la klaskonsciulojn pri tiuj temoj, pri kiuj la ĝeneralaj lernejoj de la ŝtato ĝuste malklerigas. Per lekcioj ni kolektu spertojn, argumentojn science bazitajn, utilajn en nia lukto pro pli racia ordigo de la socio.

Poste lekciis K-do Joel Sulsky, Anglio, pri Laboristaj organizoj en Britio : (politikaj, sindikataj, klerigaj, junularaj) ; lin sekvis K-do Neme Ruus, Tallinn, kiu paroladis pri la Estona Literaturo. K-do G. Hirdman, Stokholmo, posttagmeze samtage paroladis pri la agado de la Sveda Laborista Kleriga Asocio (A.B.F.). Sekvis lekcio de K-do Neergaard pri la fundamentaj leĝoj de la heredo-scienco. Fine K-do John Johanson, Stokholmo parolis pri la kontraŭalkohola leĝaro en Svedio.

Mardon, la 8-an, okazis du lekcioj : K-do J. Lundberg, Stokholmo, lekciis pri la koopera movado en Svedio k K-do Neergaard daŭrigis sian lekcion, parolante pri heredado ĉe la homo.

Jaŭdon, la 10-an, okazis en Gustavsberg du lekcioj : K-do Wäinö Ahde, Helsinki paroladis pri la faŝisma movado en Finlando ; K-do Simon Aarse, Amsterdamo, pri Religio k Socialismo.

Vendredon, la 11-an, je la 20-a, okazis la lasta lekcio (en kunveno de Laborista Klubo Esperantista de Stokholmo). K-do Lanti lekciis pri la fama franca aŭtoro Rabele (Rabelais).

Resumon pri la lekcioj trovas la legantoj en la « Kongresa Protokolaro », kiu estas aldonita al ĉi tiu n-ro de « S-ulo ».

[BILDO p.1 | 12,56,85,97] Grupa foto de la kongresanoj, starantaj amase sur la ŝtuparo antaŭ la Urbodomo de Stokholmo; sur la fasado la surskribo «XIII-a SAT-KONGRESO en Stockholmo 1933».

LA 600 KONGRESANOJ SUR ŜTUPARO DE L’URBODOMO.

— página 2 —

Kongresa rapsodio

Nia XIII-a estiĝis surprizo el multaj vidpunktoj. Eĉ la plej optimistaj antaŭvidoj estis tro malgrandaj rilate al la partopreno. Cetere la tuta kongreso donis al ĉiu surprizon post surprizo, k la Organiza Kongres-Komitato mem estis surprizata, ekz. en Gustavsberg, kie la porcelana fabriko malavare preparis memoraĵon — cindrujo el porcelano kun kongresteksto — sen la scio de OKK, kiun oni disdonis dum la trairo de la fabriko. Ankaŭ la ŝipveturo al Tollare k Gustavsberg estis ĉarma. En Tollare la aŭtobusa grupo forlasis nin por returni sin hejmen al la laboro.

* * *

Ĉu la plej granda surprizo estis la porcelana memoraĵo aŭ la aranĝo de Laborista klubo esperantista de Gustavsberg, oni ne povas diri. Tre strange tamen estis vidi K-dojn Lanti, Eriksson, Johansson k Aarse sub la bildo de Kristo en sekta preĝejo, al kiu ni devis rifuĝi pro la en Svedio ordinara tiutempa pluva vetero. La vortoj de K-do Lanti tamen karakterizas la senton de ĉiuj : « Jen ni iras de surprizo al surprizo ! Kiu povis imagi al si, ke SAT-kongreso finiĝus en preĝejo aŭ ke privatkapitalista entrepreno donus al SAT-anoj memoraĵon ! » Tamen en tiu religiejo okazis la lekcio de K-do Aarse pri Socialismo k religio, krome tie lekciis K-do Ahde el Helsinki pri Lapua movado, La Internacio sonis tie post la finvortoj de K-do Eriksson k la tuto estis vere SAT-aneca malgraŭ la medio.

* * *

Ĉe la kooperaj entreprenoj oni ekhavis imagon pri altteknikaj aranĝoj k ankaŭ pri la rapida prizorgo de maŝinoj k distribuo de panoj, legomoj k aliaj aĵoj por konsumado. Speciale ĝojiga surprizo estis la vizito al Luma-Fabriko, kie unu K-do, dungita tie, preparis surskribojn super la diversaj maŝinoj. Pro tio ĉiu havis bonan bildon pri la fabrikado de kooperaj ampoloj¹.

Dum iuj grupoj rigardis la fabrikon, aliaj kune kun K-do Lanti ripozetis iomete sur la herbejo ekstere. Subite K-do Lanti fariĝis petolema. Li prenis branĉeton k transsaltis ĝin, havante la branĉeton inter la manoj. Bravege por « patriarko », kiu tiam pli vere ŝajnis esti junulo dekokjara.

* * *

La ruĝ-verdan flagon oni vidis flirtanta sur ĉiu domo, kiu havis ian interrilaton kun nia kongreso ; sur la domego de Salonego de Berns, ekster la Koncerta domo, ĝi flirtis saluton al la kongresanaro marŝanta al Skansen k dum ĉiuj kongrestagoj. Ĝi, paralele kun la sveda, montris al la kongresanoj la vojon al Domo de l’Popolo.

* * *

En la granda ĵurnalo Social-Demokraten oni dum ĉiuj tagoj povis en esperanto sekvi la pli gravajn novaĵojn el eksterlando ; cetere ĉiuj gazetoj estis tre favoraj k enhavis raportojn kun bildoj pri la diversaj aranĝoj. Speciale eta Suzano Galo k K-do Ozre estis ofte celo de pafado per fotografiloj.

* * *

« La kantobirdaro » de Laborista Esperantoklubo de Stokholmo renkontis egan simpation. La aspekto de l’ blankevestitaj knabinoj k knaboj estis ankaŭ tre loga k « La kantobirdaro » vere scias kanti bone.

* * *

En la poŝtoficejo la aferoj bone marŝis. Nia poŝtoficejo estis laŭdire eĉ pli sukcesa por la koncerna instanco ol dum multaj aliaj internaciaj kongresoj en Stokholmo kun la samaj aranĝoj. La vendsumo je poŝtmarkoj estis rimarkinde granda.

* * *

Dum la malferma soleno la ministro pri klerigo k instruo, K-do Artur Engberg, interalie diris : Mi admonas al ĉiu juna laboristo k al ĉiu juna laboristino unue lerni esperanton k nur poste, se ebloj k mono restos, alian lingvon.

En la Koncerta domo regis cetere SAT-aneca sento k kiam fine La Internacio unisone estis kantata, oni vidis la ardon en la okuloj de l’partoprenantoj.

* * *

La tendaro troviĝis en speciala loko, kiun la urbo Stokholmo pretigis por tendumantoj. Malgraŭ ke la vojo tien estis iom longa, oni tamen tre ŝatis la lokon, kiun oni facile povis atingi per biciklo, tramo aŭ aŭtobuso. Cetere la biciklistoj faris egan propagandon per siaj gaje flirtantaj standardetoj.

* * *

En la urbodomo¹ K-do Lanti dankis en la nomo de la gastoj laŭ sia speciala maniero. Li interalie montris, ke esperanto ankaŭ bone taŭgas por vortludo. Li esprimis la dankon de la malsataj SAT-anoj, kiuj nun per la bonvolo de l’urbo estis satigataj. Tamen li aldonis, ke la urbkonsilantara prezidanto devus esti kontenta, ke nur unu lingvo estis reprezentata, ĉar se ne tiel okazus, li devus aŭskulti la dankon dekkvin fojojn…

Joĉjo.

¹ Elektraj lampoj.

¹ Vd. pri la akcepto en n-o 408.

La signifo de la laborista esperantista movado k la rolo de S. A. T.

(Daŭrigo. Vd. antaŭan n-on.)

Nia movado estas forta k nedetruebla, tial ke naskis ĝin malvarma racio ; tial ke subtenas ĝin entuziasmo, idealismo k forta konscio pri tio, ke la proletaro povos definitive emancipiĝi nur, se ĝi estas mondskale unuigita. Ĉiuj facile konsentos, ke tia unuiĝo por esti reala, natura k efika, postulas komunan lingvon k senperajn rilatojn inter la membroj.

La nuna furoro de la faŝismo, de la naciismo en pluraj landoj ne devas trompi nin. Tiuj movadoj povas dume triumfi k eble alkonduki la homaron al nova milita katastrofo la mondon ampleksanta, sed ili neniel kapablas solvi la problemojn, kiujn la senĉesa k nehaltigebla vastiĝo de la permaŝina produktado metas antaŭ nin. Malgraŭ ĉiaj naciismaj penoj la landaj kadroj krakas, fendiĝas ; pli k pli evidentiĝas, ke la industriaj k financaj problemoj ne povas trovi solvon naciskale. Tion montras la senrezulta sinsekvo de mondkonferencoj. Eble kelkaj ties partoprenantoj komprenas la problemon k ekvidas solvon ; sed evidente neniu kuraĝus ĝin proponi pro timo esti konsiderata kiel malbona patrioto, kiel naciperfidulo. La ĝusta solvo ja postulas forlason de la naciaj suverenecoj k forfalon de la landlimoj.

La problemo, estimataj aŭskultantoj, estas ja tutmonda. La fakto, ke Japanio forlasis la Ligon de Nacioj, pruvas tion tre bone. Oriento ne plu toleras la hegemonion de Okcidento, tial ke pli k pli enplantiĝas tie la okcidentaj produktometodoj. Kaj tio havos kiel rezulton, ke venos nepre la tago, kiam la eŭropaj merkatoj estos superŝutataj de malkaraj varoj. La salajroj de la aziaj laboristoj estas ja tre malaltaj ; iliaj vivkondiĉoj estas mizeraj k tio okazigos en tempo pli malpli

— página 3 —

Literaturan Aktiviĝon!

Se ni ĉirkaŭrigardas en la esperanta libro-foiro, ni povas konstati, ke lastatempe la eldonado — laŭ kvanto — superis la ĝisnunajn proporciojn. Libroj post libroj aperas, precipe ĉe la burĝoj. Sed tiu ĉi fenomeno por ni signifas nur esperantlingvan paperplenigon ; — nur kvanton.

Por ni la kvalito — la laŭ-laborist-tendenca kvalito estas la grava ! Ni povas konstati, ke preskaŭ mankas libroj en esp. lingvo, precipe belliteraturaj, kiuj krom la « arta » kvalito konvenus ankaŭ por niaj edukaj celadoj ; — kiuj en formo de interesaj rakontoj temus pri la problemoj de la laboristaro k helpus ĝin al ĝusta koncepto pri sia sorto, devo k pozicio en la socio. SAT difinas al si en sia statuto ankaŭ la taskon ŝtopi tiun ĉi mankon, la malplenon de tiu ĉi belliteratura « breĉo ».

Bonaj originalaj k famaj nacilingvaj verkoj, kiuj instruas al la amasoj pli altnivelan socialistan pensadon k sintenon en la bataloj, devas aperi en ĝis nun nespertita malkara esperanto-eldono.

SAT realigos tiun ĉi problemon. Ni havas aŭtentikan statistikon pri la sufiĉe grava nombro de tiuj laboristaj esperantistoj, kiuj pro romanlegemo ĝis nun aĉetadis la eldonojn de burĝaj entreprenoj. Ni estas konvinkitaj, ke tiuj k aliaj multcent legemaj Gek-doj volonte legus interesajn verkojn ĉerpitajn el la vivo de la laborista klaso.

La socialista belliteraturo estas ponto, tra kiu la neklaskonscia amaso iras super la abismo — kaptiloj de la nigraj stultigantoj — al la kampo de la pensado. Kaj la distanco inter la klaskonsciiĝo k la kampo de la pensado estas nur unu paŝon longa.

La laborist-tendenca literaturo estas ilo, per kiu la konsciuloj distre evoluigas sin mense k ĉizas la akron de la penskapablo.

Ni bezonas multe, multe da tiaj libroj. Per laborist-tendencaj, por niaj celoj utilaj libroj ni devas elbati el la manoj de la supraĵemuloj tiujn librojn, kiuj estas plenigitaj nur per amaj aventuroj aŭ religiecaj stultaĵoj.

La Direkcio k la Literatura Sekcio de SAT fine trovis vojon, kiu ebligas liveri tutan bibliotekon da nove eldonotaj libroj al ĉiuj lab. esperantistoj per ĝis nun neekzistinta malalta prezo. (Vidu sube !).

Nia devizo estu : Laborist-tendencan esperanto-literaturon al la laboristaj esperantistoj !

Literatura Sekcio de SAT (sekretario EMBA). La Direkcio de SAT.

ALIĜU AL «A.D.L.E.L.», nova eldon-entrepreno de SAT.

Fariĝante membro de A.D.L.E.L. (t.e. « Asocio por Disvastigo de Laborist-tendenca Esperanto-Literaturo », vi ricevos ĉiujare 5 ampleksajn verkojn en esperanto, eldonotajn de SAT. La enhavo de tiuj verkoj estos nure belliteratura (romanoj, rakontoj, antologioj, ks.).

La unua eldonaĵo projektita estas eldono en esperanto de

LA BRAVA SOLDATO ŜVEJK

(ekstrakto ĉ. 150-paĝa el tiu fama humorplena verko de l’ĉeĥa aŭtoro Haŝek). Sekvos originala romano, originala antologio, traduko de verko de moderna prolet-tendenca aŭtoro (verŝajne Sinkler) ktp. La detaligitan planon ni publikigos nepre en unu el la venontaj numeroj.

Ni akceptas vian aliĝon al A.D.L.E.L., se vi pagos 20 fr. frankojn (4 svis. fk.) aŭ ekvivalenton en alia monvaluto. Tiu pago estu farita ĝis la 15. decembro 1933. La tutjara kotizo estos 50 fr. frk. Estante membro de A.D.L.E.L., vi ŝparos grandan monsumon (ĉ. 50%), kiun vi elspezus aĉetante la eldonaĵojn post apero per unuopa mendo !

Ni esperas firme je la sukceso de A.D.L.E.L., sed rimarkigas samtempe, ke ni efektivigos la projekton NUR, SE NI ENREGISTROS 400 MEMBROJN AL A.D.L.E.L. ĝis la 15.XII.33. En okazo de nesukceso ni ne tuŝos la enspezitan monon, kiu restos je la dispono de l’pagintoj.

K-doj, helpu per via pago al nepra sukceso !

Oni pagas al S.A.T. (por ADLEL), 23, rue Boyer, Paris 20.

REZOLUCIO

akceptita de la Socialista Frakcio el SAT-anoj.

Dum la XIII-a Kongreso de SAT okazinta dum aŭgusto 1933 en Stokholmo, okazis speciala kunveno de la Socialista Frakcio el SAT-anoj, en kiu oni interalie parolis pri la nuna stato de internacia esperanto-movado laborista, speciale pri la agado de la socialdemokratoj en SAT, k decidis doni klaran informon, kiun ĉiu bonvole akceptu.

Depost la fondiĝo de SAT multaj socialdemokrataj esp-istoj el la tuta mondo apartenas kiel membroj al tiu ĉi mondasocio k trovis en ĝi ĉiam multajn eblojn labori por la intereso de niaj socialdem. partioj, por la Socialismo mondskale. Jam antaŭ kelkaj jaroj la socialdem. membroj en nia organizo fondis specialan frakcion, kun la celo atentigi speciale la « Duan Internacion » pri la gravo de nia lingvo, ankaŭ por la Internacio mem, por helpi lingve al la organizoj, kiuj sin apogas je la « Dua Internacio ». Ĉi tiu agado de la socialdem. SAT-anoj neniam k neniel estis malhelpata k ankoraŭ bone funkcias.

Spite tiu fakto la « Aŭstria Lab. Ligo Esp-ista » (ALLE) en Vieno opiniis necese fondi novan organizon, nome : « Internacio de Socialistaj Esp-istoj » (ISE), kiu laŭ la opinio de la socialdemokrataj esp-istoj en

proksima, ke salajroj tendencos egaliĝi tra la tuta mondo. Sed, se la okcidentaj laboristoj ne konatiĝos k unuiĝos kun tiuj el la Oriento, la egaligo okazos al la malsupro, dum ĉiuj havas intereson, ke ĝi okazu al la supro. En kia ajn direkto okazu la egaliĝo, ĝi estas neevitebla.

Estas utopie kredi, ke oni povas haltigi la teknikan progreson. En pasinta tempo laboristoj disrompis maŝinojn ; hodiaŭ ekzistas burĝaj ekonomiistoj, kiuj rekomendas limigi, reguligi la instalon de maŝinoj. Sed tio estas neebla : neniam la kapitalistoj el la tuta mondo interkonsentos pri tio.

La invento de artilerio havis dum la mezepoko kiel sekvon, ke baronoj, grafoj k dukoj perdis sian suverenecon super la malgrandaj teritorioj de ili regataj, tial ke la dikaj muroj de iliaj kasteloj ne plu ŝirmis ilin kontraŭ la kanonoj. La hodiaŭa tekniko havos nepre similan rezulton rilate al la nacia suvereneco. La limoj devas malaperi ; k ne nur Eŭropo, sed la tuta mondo estos vole nevole devigata unuiĝi — se ĝi ne volas refali en primitivan barbarecon.

Kiel okazos tiu unuiĝo ? Ĉu milite, aŭ pace ? La nunaj nacioj rezultas de la kunfandiĝo de provincoj k tio okazis ĝenerale per milito. Ĉu same okazos rilate al la mondunuiĝo ? Estus tro riske respondi tian demandon. Antaŭ kelkaj jaroj oni povis esperi, ke la IIa aŭ IIIa Internacio sukcesos unuigi la tutan laboristaron tiom forte, ke ĝi kapablus starigi novan ordon en la mondo. Bedaŭrinde montriĝis, ke la nacikonscio estas nun ankoraŭ multe pli forta ol la klaskonscio. Necesas esti blinda por tion ne vidi. Kaj la konsekvenco de tio estas, ke oni ne povas esperi fare de la proletaro baldaŭan plenumon de la historia misio, kiun Karlo Marks atribuis al ĝi…

Kiuj kulpas en tio ? Ne estas mia tasko pritrakti tiun demandon. Sed mi opinias, ke ne necesas klarigoj por kompreni, kian grandan rolon povas ludi esperanto en la necesa, urĝa tasko ĝisradike detrui la naciismon, kiu infektas diversgrade la tutan mondon k malhelpas ĝian unuiĝon…

— página 4 —

SAT tute ne havas ekzistorajton, k en vero nur signifas novan disigon de la fortoj. Ni opinias, ke en tempo de pleja faŝista danĝero, la socialdemokratoj havas ĉiun kaŭzon por kunigi la fortojn k komune batali kontraŭ tiu danĝero mondskale, k pro tio tute ne komprenas la skisman agon de la aŭstriaj K-doj. Ni konstatas, ke tiu ago ne nur estas ago kontraŭ la bona evoluo de nia mondlingva movado, sed ankaŭ ago kontraŭ la evoluo de niaj socialdem. partioj k kontraŭ la Socialismo mem. Ni bedaŭras, ke tiu skismo venis de socialdemokratoj k eĉ de Vieno, kie, laŭ nia opinio, oni sufiĉe bone vidis la sekvojn de interfrata batalo de la laboristaro.

Krome la kunveno de la frakcio, konsiderante, ke ISE tenadas siajn anojn en naciaj grupoj laŭ sia internacia organizformo, kontraŭe al la strukturo de SAT, en kies kadro la Socialista Frakcio plene povas funkcii, k tutplene utiligas la eblojn de esperanto, kiuj favoras al fortigo de mondskala konformiĝo, opinias, ke ISE kompare al la Socialista Frakcio el SAT-anoj, ne donas pli taŭgan bazon, k ke ĝi sekve skismige efikas ;

decidas esprimi plenan malaprobon pri la agoj de tiuj sampartianoj, kiuj partoprenis en la fonda laboro de ISE k pri la fondiĝo de ISE ;

alvokas al ĉiuj socialdemokrataj esp-istoj subteni la Socialistan Frakcion el SAT-anoj k direkti siajn klopodojn al ties fortiĝo k al ŝanĝo de la fondiĝo de ISE favore al nia Socialista Frakcio, k decidas publikigi ĉi tiun decidon en « S-ulo » k en aliaj esperantaj aŭ socialistaj organoj.

Komunikoj de la Socialista Frakcio.

La sidejo de la Socialista Frakcio el SAT-anoj nun translokiĝis al Svedio. La P.K. de la Frakcio konsistas el Gek-doj John Johansson, prez. ; Tor Solander, sekr. k kas. k por la virina fako Agda Carlsson, krome konsilanta ano estas K-do A. Veen, Amsterdam.

Ĉe la multnombre vizitata kunsido de la frakcio oni unuanime akceptis rezolucion kontraŭ ISE, kies tekston vi trovas ĉi-supre.

Socialista Antologio.

La frakci-estraro traktis en sia unua kunsido la eblon eldoni Socialistan Antologion, kiu enhavu la ĉefajn dirojn de socialistaj eminentuloj k ampleksu 100 paĝojn. Rilate al tiu decido ni admonas la Gek-dojn en ĉiuj landoj partopreni per traduko la entreprenon. Antaŭ ol traduki oni sin turnu al la koncerna aŭtoro, kies parolojn oni intencas esperantigi. Kiel tekston por la peto la estraro proponas jenon : « La Socialista Frakcio de SAT preparas por eldono per la rimedoj de nia tutmonda asocio Antologion. Ni ŝatus, ke kelkaj paĝoj el viaj verkoj troviĝu en tiu Antologio ; tial mi petas, ke vi bonvolu permesi al ni ties tradukadon k publikigon k samokaze diri, kiujn partojn vi opinias plej konindaj por tutmonda legantaro ».

Ja havas grandan signifon se la socialistaj gvidantoj ricevas tiun skribaĵon, ĉar tiel oni propagandas nian aferon plej trafe k samtempe ekhavas la permeson de la koncerna persono mem.

Virina fako.

La estrino de la virina fako direktas sin al la K-dinoj en la tuta mondo kun peto helpi al ŝi. Temas pri laborkondiĉoj, salajroj ktp de virinoj en diversaj laborkampoj ; krome la esperantistinoj en diversaj lokoj havu koresponde interrilatojn. Venontjare okazos en Anglio granda kongreso, al kiu venos interalie multaj svedinoj. Jam nun la svedaj K-dinoj volas konatiĝi kun la anglaj fratinoj k alvokas al ili korespondi esperante.

En la bonege redaktata virina gazeto « Matenventeto », (Morgonbris) la organo de Sveda Socialista virinaro, nia energia K-dino intencas de tempo al tempo publikigi kun paralela teksto la korespondaĵojn, kiujn ŝi ricevos. Do kunhelpu !

Por la Socialista Frakcio : John Johansson prez.

Ĉion rilatan al la Frakcio adresu al Socialista Frakcio de SAT, Upplandsgatan 1, 3 tr. ö. g. Stockholm (Svedio).

[REKLAMO p.4] Aktualajn problemojn pritraktas tutmondaj SAT-anoj en la septembra kajero de Sennacieca Revuo 16 paĝoj. Ilustrita. Prezo de la kajero : 2.50 fr. fr. Jara abono : 25 fr. fr. SAT, 23, rue Boyer, Paris 20.

Komuniko de la Direkcio

La Kongreso en Stokholmo pasis. Ĝi konsentis la starigon de Plenum-Komitato en Parizo. Ĝi konstatis kun bedaŭro aliflanke la decidon de K-do Lanti forlasi sian gvidopostenon. Ni kredas esprimi la sentojn de la tuta SAT-anaro, se ni en la momento, kiam ni prenas sur nin la ŝarĝon plue gvidadi la Asocion, transdonas la dankon al tiu, kiu estas la fondinto k spirita gvidanto de SAT. K-do Lanti jam depost pluraj jaroj manifestis la deziron retiriĝi de la gvidado. Tamen li ne konsentis forlasi la ŝipon en tempo, kiam minacis la organizon gravaj danĝeroj, skismulaj atakoj k preskaŭa bankroto. Sed nuntempe, kiam SAT montras signojn de resolidiĝo, li translasas kun sento pri sekuro la direktilon al aliaj manoj.

Ni promesas fari niaflanke, kion ni povas, por ke SAT daŭrigu firme k senŝanceliĝe sian vojon, konvinkitaj, ke ĝia ekzisto estas fakta neceso. Ni petas pri konfido k subteno de la SAT-anaro.

* * *

En kunsido okazinta la 5-an de septembro, jene estas disdividitaj la taskoj interne de la Direkcio : Estas elektita kiel prezidanto K-do H. Platjel, kiel vic-prezidanto K-do Devaren, kiel sekretario K-do Banmer (admin.), kiel help-sekretario K-do Baro, kiel protokolanto K-do Bartelmes (redakt.), kiel helpa protokolanto K-do Pakje.

[REKLAMO p.4] Eksterordinaran ĝuon donos al ĉiuj literatur-amantoj la tute laborist-tendenca Originala Poemaro de EMBA « Al Nova Majo » 64 paĝoj. Helpu ĝian baldaŭan eldonon per via paga antaŭmendo : 3.60 fr. fk. por simpla eldono, 5 fk. por luksa. SAT, 23, rue Boyer, Paris 20.

Se la laboristoj volas eviti kompletan sklaviĝon, kiel nun okazas en kelkaj landoj, ili estos devigataj serĉi novajn vojojn por atingi sian celon, nome la starigon de l’socialismo. Kaj, parolante pri socialismo, mi pensas pri sociordo, el kiu ne nur la klasoj malaperis, kie ne plu estas burĝoj nek proletoj, nek privilegiita burokrataro, sed ankaŭ kie regas libero, kie la homo konservas, aŭ pli bone, akiris sian tutan dignon. Tia vera socialismo, miaopinie, ne povas ekzisti nur en unu sola lando, sed devas havi kiel kampon la tutan mondon.

Mi jam diris, ke la tekniko pli k pli penetras en Azion. En tiu procezo unuavice marŝas Japanio k estas tre karakteriza fakto, ke tie ankaŭ la esperanta movado larĝe vastiĝas. Antaŭ nelonge eĉ la eksurbestro de Tokio, S-ro Hideĵiro Nagata, faris perradian paroladon, en kiu li forte akcentis la neceson de esperanto. Ĉi-okaze mi altiras la atenton de la svedaj laboristoj al tio, ke ili havas tute apartan intereson konatiĝi, intertrakti k unuiĝi kun japanaj K-doj.

Ne kredu, ke mi fantazias aŭ ŝercas. Per raporto publikigita en Sennaciulo, la oficiala organo de nia Asocio, mi eksciis kun intereso pri la laŭdinda entrepreno de via kooperativa movado fabriki k disvendi elektrajn lampojn. Nu, malmultan tempon poste mi legis en iu revuo represon de informo, aperinta en la bulteno de la franca Komerca Ĉambro de Tokio, laŭ kiu elektraj lampoj, fabrikitaj en Japanio, komencas invadi la mondmerkaton ; ili jam konkurence venkis en Usono, en Sud-Ameriko k en Afriko ; ili penetris en Brition, Holandon k Germanion. Per tiu simpla fakto vi nun certe pli facile komprenas pri la intereso de svedaj laboristoj interrilati kun japanaj fratoj.

Por tion fari, ĉu vi lernos la japanan lingvon, ĉu vi atendos, ke la japanoj lernu la svedan, aŭ ĉu ne estas preferinde sekvi la konsilon de S-ro Nagata, nome lerni esperanton ? La respondo al tia demando ne povas esti duba. (Finota.)

E. Lanti.

— página 5 —

TRA LA ESPERANTA GAZETARO

Aspektoj de esperantista « jubilea » kongreso.

Aperis fine sufiĉe larĝa kongresraporto en « Heroldo » (n-o de 20.8.) pri la « kongreso vere jubilea » (?!). Kiel aspektis do tiu kongreso « vere jubilea » ? Pri tio nur kelkaj citoj el « Her. » mem : « Parte ili sukcesis, la subfosantoj, ĉar venis ne tiom da kongresanoj, kiom ni rajtis atendi, eĉ multaj, kiuj estis pagintaj sian kotizon… » « Entute la LKK devis rezigni multajn avantaĝojn, kiujn ĝi intencis prezenti al la kongresanoj ». Kaj jen kelkaj karakterizoj (raportataj laŭ « Her. ») : En la unua kongres-kunsido (la jarkunveno de Germ. Esp. Asocio) la prezidanto parolis germanlingve ; li memorigis, ke GEA laboras ne nur por esp-o, sed ankaŭ por Germanio. La estraro ne plu nomiĝas « estraro », sed « gvidkonsilantaro » konforme al la nacisocialista terminaro. Poste (dum la malferma kunsido de la kongreso) « la orgeno ludis po unu strofo de la germ. naciaj himnoj, dum kiuj la publiko ekstaris k multaj braklevis, laŭ la nova germ. kutimo. » Kompatindaj Zamenhofanoj ! La nacisocialisto Berent (Behrendt) elektiĝis kongresprezidanto. Garantiulo, ĉu ne ? La ĉefurbestro de Kolonjo, kompreneble « nazi », rakontas al la verdstelanoj, ke « la nacisocialista revolucio devis veni por gardi la mondon kontraŭ la bolŝevismo». Kaj NSAP-Berent rapidas rimarkigi, ke « oni povas uzi esp-on por bonaj k por malbonaj celoj, same kiel la presarton. Tiajn misuzantojn oni punu ; sed estus maljuste, se oni volus malpermesi esp-on pro tio, ke per esp-o oni povas sekvi malbonajn celojn… » Ĉu li pensis pri ŝtelistoj k murdistoj, kiuj utiligus esp-on en sia praktikado ? Aŭ eble pri tiuj, kiuj spirite preparas militon k dummilite utiligas esp-on por nacieca mensog-propagando ?…

La « Somera Universitato » fiaskis (okazis nur 2 lekcioj).

Tamen ion pozitivan ankaŭ atingis la kongreso : la interkonsento pri la unuecigo de la neŭtrala movado estas atingita. Mortis UFE k ICK k restos UEA en formo plilarĝigita. Nur la gazetara demando (unuecigo ?) ankoraŭ ne estas solvita.

Estis nuboj sur la ĉielo

rimarkigas « The British Esperantist » (sept.) pri Kolonjo. Tamen « la malfermo estis impona k emociiga… sed oni sentis iomete strangan atmosferon pro la kelkaj Hitleraĵoj… »

Jen la tuta kritiko de tiuj « neŭtraluloj » pri la abomena reĝimo !

Ili (la organizaj pritraktoj) komenciĝis sub malfacilaj kondiĉoj — eĉ kun minacaj vortoj ; sed tial ke ĉiu deziris trovi interkonsenton, la atmosfero grade pliheliĝis… finiĝis la disputo pri organizo, kiu jam daŭris dum 22 jaroj… »

Laboristaj esperantistoj : estas via vico nun forpeli grizajn nubojn de la ĉielo k starigi la komunan proletan fronton, por venki super indiferento k apatio, super materia k morala malforto. Firmigu SAT per via aliĝo !

Prava fiero.

K-do B. W. en la esperanto-rubriko de « De Fakkel » (organo de sendependaj socialistoj nederlandaj) prave ĝojas pri la fakto, ke « S-ulo » nun estas legata de la pli ol 2000 membroj de la Ned. Federacio de Lab. Esp-istoj. « Estas vere », li skribas, « ke ĝis nun ne ĉiu lab. esp-isto legas sian internacian gazeton. En aliaj landoj ol en Nederl. la LEA-oj ankoraŭ ne decidis aboni ĉiun membron al « S-ulo ». Tial, laŭ mi, ne estas peko, se ni estas iom fieraj pro la fakto, ke nia Federacio estas la unua asocio, kiu pro sia ĝusta kompreno pri la gravo de intern. gazeto nun abonis « Su-lo »n por ĉiuj siaj membroj ». K-do B. W. tute pravas.

« Internaciisto » definitive mortis !

Post multmonata silento en la tendaro de IPE estas anoncata el Moskvo la definitiva morto de « Internaciisto ». La germana faŝismo donis la mortigan baton al tiu organo, kiu fanfaronadis esti parolilo de… 12.000 (?!) prol. esp-istoj. Nun la « Bulteno de SEU » transprenas la heredaĵon. Ĝi malaperas siaflanke, k el fandiĝo rezultas kvazaŭ-nova gazeto « Sur Posteno », organo de IPE k SEU. Per nerekta vojo-ni sukcesis ricevi la 1-an n-ron, 12 paĝan, presitan en Moskvo, laŭ aspekto ĝemelo de la SEU-a Bulteno. En tiu ĉi n-ro la franca sekcio de IPE plenumis la kutiman « noblan » taskon : jeti koton sur K-don Lanti. Nenio ŝanĝita do : Malnova disko kun agaca melodio.

(Daŭrigota.)

« Mensoga raporto »

Dum la fondkongreso de ISE en Vieno mi provis defendi la starpunkton de SAT. Poste mi raportis pri tio en « S-ulo » (407). Pri tiu raporto oni povas legi en aŭgusta « La Socialisto », ke ĝi estas mensoga. Jes, mi tiam ne skribis la plenan veron, forgesante raporti, ke K-do Jonas mem estis tiu kuraĝulo, kiu perforte forrabis el miaj manoj 15-20 SAT-katalogojn, kiam mi volis disdonadi ilin dum la eliro post kunveno en Sindikata domo. Mi tute ne plu volas esti iel ligita kun tiaj homoj, kiuj fikuraĝas publike nomi malvera tion, kio estas fakte vero.

La neaŭstriaj Gek-doj fine devas scii la veron : En « Socialisto » (organo de aŭstria LEA k ISE) oni povas nun legi multon pri demokrateco. Sed sciu : ni, anoj de ALLE, neniam estis demandataj, ĉu ni konsentus fondi novan internacion, al kiu ni devas aparteni per de ALLE. Mi povas diri, ke multaj (eble plimulto) el la anoj malkonsentas tiun agon de la gvidantoj. Multaj K-doj ja tute ne scias, ke jam ekzistas laborista mondorganizo (SAT), ĉar en « Soc. » preskaŭ neniam estis skribita pri ĝi. Per la fondiĝo de nova « internacio » (inter Hungario k Aŭstrio) certe nenio pliboniĝis, sed nur la ambicio de kelkaj Vienaj gvidantoj estas kontentigata. Ni jam havis sufiĉe da internacioj. Ili ĉiuj fiaskis, sed SAT vivos… ankaŭ en Aŭstrio.

Karl Gehmayer (17 177).

En nia Movado

FRANCIO. Ljono (Lyon). La grupo progresas normale pro agemo de siaj anoj. Propag. paroladoj estis faritaj de K-do M. Ru (Roux) en Lyon ĉe Sindik. Junularo (50 p.) k en Bourgoin ĉe Popola Universitato (70 p.). Okaze de l’ 13-a kongreso de franclingva LEA la Grupo organizis plensukcesan feston. La lundaj perfektigaj kunvenoj estas bone vizitataj. La jaran ekskurson al Tarare (9.VII.) partoprenis 35 p., kiuj multe propagandis per disdono de mil flugfolioj en vagonaro k stratoj, gluado de agitmarkoj k kantado de revol. kantoj esp. lingvaj. Alia promenado al kamparo venigis multajn membrojn. Nun la grupo-zorgas realigon de laborplano por oktobro. Parizo. Pro longa foresto de kelkaj aktivuloj al la Stokh. kongreso, dum julio k aŭgusto la grupvivo estis tre trankvila. Notinda estas ofta vizito de germ. rifuĝintoj esp-istaj al la kunvenoj. La K-dojn regis maltrankvilo, kiam ili legis en la tuta gazetaro pri aresto de grupanoj biciklantaj al Stokholmo, en Germanio. Feliĉe la gazetoj raportis baldaŭ poste pri ilia reliberigo, k K-do Pakje povis buŝe raporti al ni (la 28.VIII.), ke ne okazis al ili alia domaĝo ol tempoperdo k pro tio pli malfrua alveno en la kongreslando. Almenaŭ la gazet-propagando pri nia kongreso pro tiu incidento meritas mencion.

Ĉi tiu numero aperas 16-paĝe ! Suplemento: Protokolaro pri la XIII-a SAT-Kongreso. Ni akceptas apartajn mendojn je ĉi tiu n-ro: poekzemplera prezo : fr. fr. 1.50 aŭ unu respondkupono.

Lingva memkontrolo

LEA-oj, aliĝintaj al IPE, havas siajn « lingvajn komisionojn », unuigitajn per Internacia Sekretariaro. Tasko de la komisionoj estas « ĉiuflanka armigo k organizo de la lingvo esperanto » (la cito kun armita per « -ig- » aktiva radiko estas el « Al la Nova Etapo », Ekrelo 1932, p. 8).

La lingvaj komisionoj aranĝis specialan recenzo-kontrolan servon. Nun sur ĉiu eldonaĵo de Ekrelo krom nomo de l’tradukinto aŭ de l’aŭtoro estas trovebla nomo de la persono, kiu « lingve kontrolis ». Tia akurata nomregistro devus atesti pri seriozaj postuloj al lingva kvalito de la eldonoj k pri regula funkciado de la recenzo-kontrola servo. Sed jen koncerne tion estas du kuriozoj, kiuj iom ridindigas la aferon.

  1. « Hurlu Ĉinio ! » Esperantigis V. Elsudo. Lingve kontrolis V. Kolĉinski.

  2. « Maŝinfabriko N. & K. El germana lingvo tradukis A.S. Lingve kontrolis A. Samojlenko.

Nu, ĉiu ja scias, ke V. Elsudo estas pseŭdonimo de K-do V. Kolĉinski mem. Post tia konstato oni povas supozi, ke la tradukinto « A.S. » k la kontrolinto « A. Samojlenko » ankaŭ estas unu sama persono. La supozon firmigas lingvaĵo de la traduko abunda de diversaj malkorektaĵoj. Precipe frapas la okulojn (k la orelojn) strangaj sensubjektaj frazoj kiel : « ĉe la ilstabloj estis laborate k fajfate » (p. 9) ; « en la salono tumultiĝis k bruiĝis » (p. 109). Sendube, se K-do Samojlenko ne estus aŭtoro de la novaj esprimmanieroj, li korektus ilin !

Klarigi kaŭzon de la blufo kun la memkontrolo estas neebla. Nur oni povas rememori, ke ambaŭ tradukintoj estas mem lingvaj komisionanoj, do kontrolistoj.

Grodnano.

DISKUTEJO

« Skolta neŭtralismo »

Laŭ niaj principoj pri libera pens-esprimo en SAT-organoj ni aperigas ĉi-suban artikoleton, forlasante parton rilatan al persona klopodado de la aŭtoro en skolta medio. Tiuokaze ni volas rememorigi, ke la aŭtoroj mem respondecas pri siaj skribaĵoj. Tute aparte en « Diskutejo ». Eĉ se rilate ĉi tiun temon lokaj aŭ landaj cirkonstancoj eble kreas opinian k agan diferencon, K-do 17 265 siaflanke lernu kompreni, ke en SAT ni konsideras ĉiujn problemojn laŭ laborista klasa vidpunkto, k ni sekve logike subtenas la celadojn de laboristaj junular-organizoj kontraŭ tielnomataj « nepolitikaj asocioj » (skoltoj k.a.).

Red.

Tio, kion skribas Paŭlo Thorsen pri « Skolta neŭtralismo » en n-ro 408, estas nur duono de la vero, eĉ malpli ol la duono. En asocio de kelkaj milionoj kompreneble estas ĉiuspecaj homoj — inkluzive Lembke. Anstataŭ fari vanan krion kontraŭ la malŝatindaĵoj de tiu asociego, mi preferas UZI laŭeble ĝiajn bonajn ecojn. Kompreneble mi ne ŝatas la devizon « Dio, Reĝo k Patrio », sed gravas ne la surpapera aŭ surlipa devizo, sed la enkora. La granda plimulto el la skoltoj multe pli pripensas aliajn siajn devizojn, ekz. « Ĉiu skolto ridetas ĉe malfacilaĵoj », « Ĉiu skolto estas frato al alia skolto sen atento pri lando, raso aŭ klaso ». Al kiu devizo oni atentigas la skoltknabon, dependas ne de la riĉaj altrangulaj gvidantoj, sed de la loka trupestro. Pro tio la spirito en diversaj trupoj estas malsama, k la plej bona spirito regus pli ofte, se niaj K-doj ne tiel malofte akceptus esti trupestroj. En kelkaj landoj, ekz. Nederlando, ili povas efike labori en taŭga junulara organizo de nia movado, k tie eble la skolta movado emas fariĝi pli burĝa k kontraŭa al ni. Sed en Britio oni devas elekti inter efika laboro kun multaj skoltknaboj aŭ tre malefika laboro en unu el la asocietoj, kiuj konkurencas unu kontraŭ la alia…

— página 6 —

Estas vere, ke tia ĉefo, kia estas Baden Paŭl (Powell), havas iom da influo sur la ordinarajn skoltknabojn, kiuj deziras povi, same kiel li, daŭrigi la ĉiunoktan dormadon en la subĉiela aero, post kiam ili havos sepdek jarojn, k volonte ili parkerumas la vortojn, per kiuj li instigis la lastan jamboreon okazintan apud Liverpulo.

Tiuj vortoj temas pri « sindonemo k servemo por ideo de tutmonda paco ».

Paŭlo Thorsen skribas pri Danio ; pri la tieaj skoltoj mi nenion scias. Sendube la situacio en diversaj landoj ne estas sama. Sed en Britio ataki la skoltmovadon nur signifas malamikigi senkaŭze aregon da junuloj. Mi ĝojas ke miaj filoj estas viglaj skoltoj. Mi ĝojis ankaŭ vidante, ke en Francio la filo de Marsel Kaŝen (Cachin)¹ estis tia. Kompreneble, se okazus milito, la skolt-asocio helpus la patrion same kiel aliaj asocioj k same kiel la plimulto el la nunaj pacistoj, eĉ multaj SAT-anoj. Tiam miaj filoj, rifuzante servi, estos eksigataj, sed nur same kiel el siaj sportkluboj ktp. — Do, ni uzu la skoltmovadon en la multaj landoj, kie ĝi estas uzebla. Uzebla ne por rekta propagando, sed por amikeca rilato kun multaj junuloj. Se ili vidas, ke ni estas bonaj skoltestroj, oni poste ne povos konvinki ilin, ke komunisto estas diablo.

SAT-ano 17265.

¹ Kompartia gvidanto.

Recenzejo

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

JARLIBRO DE LA ESPERANTO-MOVADO 1933. Universala Esperanto-Asocio, 1, Tour de l’Ile, Genève. 448 pĝ. Form. 11 × 16 cm. Por membroj de U.E.A.

Ĉi tiu Jarlibro estas aranĝita kiel en la antaŭaj jaroj. Okaze de la 25-jara jubileo ĝi entenas pluse Historian Skizon pri la disvolviĝo de U.E.A. k represon de studo de H. Hodler, la fondinto : « Kiel nin organizi ? », kiu aperis en 1912. La libro abundas je statistikoj k informoj pri la movado. Ĝi trafe servos en la rondoj, por kiuj ĝi estas difinita.

KOMPLETTERANDE GRAMMATIK (Kompletiga Gramatiko) al la Moderna Esperanto-Kurso de Ludv. Puff. Eld. Svenska Arbetar Esperantoförbundet, Upplandsgatan 1, 3 tr.ö.g., Stockholm. 48 pĝ. Form. 13×18. Prezo : 0.50 sv. kr.

Ĉi tiu plaĉe prezentita broŝuro estas helpilo svedlingva por la rektmetoda lernolibro de K-do Puf (priparolita jam ĉi-loke). Ĝi prezentas, same kiel la lernolibro dividite en 16 lecionojn, la gramatikajn regulojn, tabelojn, afiksojn kc. k rekomendas en la fino div. SAT-eldonaĵojn. La utilo de tiu helpilo estas senduba.

PAŜO POST PAŜO. Lernolibro por ĉiuj de J.W. Minke k F. Boom de Vries. 1. parto. 150 pĝ. Form 13×19. Prezo : 0.75 gd.

Tiu ĉi lernolibro por holandanoj estas verkita rigore laŭ la gramatika instrumetodo. Pri ĝi kiel pri samspecaj verkoj por alilingvanoj oni povas diri, ke ĝi prezentas ĉiujn avantaĝojn k ĉiujn malavantaĝojn de tiu ĉi metodo. Unu el la avantaĝoj estas, ke eĉ la plej neklera homo povas sekvi pro la granda detalemo, kun kiu la materialo estas pritraktita. En 116 paragrafoj kun multaj ekzerco-subparagrafoj la lernanto konatiĝas nur kun parto de la gramatika materialo (alia parto estas rezervita por dua libro !). Nur en la dek-tria leciono (p. 57) oni instruas la akuzativon ! Cetere la aŭtoroj laboris kun zorgemo ; sed kial la ekzercoparto estas tiom senkolore neŭtrala ? Ĉu la libro ne estu vendata en laboristaj rondoj ? Papero, preso k kovrilo bonkvalitaj.

N.B.

JAUME GRAU CASAS. NOVAJ AMAJ POEMOJ : Propra eldono de l’aŭtoro, Barcelono. 30 p. Form. 14×21. Prezo : 1 peseto.

Amsopiro trovis de ĉiam sian esprimon en poemoj ; ĉi tiuj originalaj versoj atestas pri talento de l’aŭtoro k taŭgeco de esp-o por krei belajn ampoemojn.

Nova gazeto.

LA PIRATO. Kajeroj por Satiro, Humoro k Libereco… relativa. Red. 5, av. Galliéni, Courbevoie (Seine), Adm. J. Solsona, 9, rue Hallé, Paris 14. « Kaperas » ĉiumonate. Prezo : 12 fr. fr. jare (10 fr. en Francio).

Rable (Rabelais) diris, ke « ridi estas propraĵo de l’homo ». Vere « La Pirato » larĝe kontentigos ĉiujn, kiuj volas k bezonas ridi. Certe, kondiĉo estas : oni devas iom koni la okazojn k la rolulojn de la esperanta movado (precipe de la neŭtrala) por kompreni la spicitajn humoraĵojn, el la plumo de la konata satirulo R. Ŝvarc (Schwartz). Jen specimeno el la 2-a n-o (julio). Sub « Lastaj rekomendoj al la kongresanoj » (de Kolonjo) R. S. paroligas la Kongres-Komitaton jene : « Koncerne la Ordon ni refoje rimarkigas, ke tio farus malbonan impreson, se la kongresanoj promenus — kiel ĝis nun — sendiscipline tra la kongresurbo. La L.K.K. tial rekomendas, ke la kongresanoj ĉiam promenu taĉmentope, ĉiufoje kvar en unu vico k ili grupiĝu laŭ grandeco. Bone memoru, ke oni ĉiam ekmarŝas per la maldekstra piedo, ĉiuj samtempe k egaltakte… » ktp.


La esperantoklubo en Jönköping aranĝos internacian vesperon la 15-an de februaro 1934. Bonv. sendi leterojn, il. poŝtkartojn k. a. etaĵojn al K-do G. Svensson, Gröna Gatan 19, B. Jönköping, Svedio. Respondo garantiata.

Memornoto

REPRESIS EL « S.R. » : La Regno de la Homo, Bièvres, jul.-aŭg., parto el « Rev. mistiko » (n-o 2).

PRIESPER. ARTIK. K NOTOJN ENHAVIS : De Fakkel, Amsterd. (rubr.) 29.8., 1.9., Signalen, Stokh., 24.8., 31.8.

PRI SAT : Mundo Espirita [?], Rio de Jan., 24.7., Le Travailleur, Belfort, 12.8., De Fakkel, Amsterd., 22.8.

PRI LA SAT-KONGR. : Socialdemokraten, Stokholmo, ĉiutage de 5.-10.8., krome rubriko en esp-o pri tutmondaj okazintaĵoj ; Arbetaren, Stokh., 7.8. (du paĝoj), 23.8. ; Het Volk, Amsterd., 21.8.(kun portreto de Lanti) ; Signalen, Stokh., 10.8., 17.8. ; Fyns Social-Demokrat, Odense, 22.7., 24.8.


Kelkaj holandaj esperantistinoj dez. kor. kun eksterl. Gek-doj. ĉl. Respondo estas garantiata. Skribu al K-dino. H. C. Langereis, Barentszstrato 8 (III) Amsterdam-C.

KORESPONDADO

Unu enpreso, simpla trilinia anonceto kostas 5 fr. fr., ĉiu plia linio 3 fr. fr. — Grandaj anoncoj kun kadro po kv. cm. kostas 1.20 fr.

AŬSTRIO.

K-do Fr. Haghofer, Niederfraunleiten 7, St. Florian, dez. kor. kun orientaj Gek-doj pri situacio en Oriento. Interŝ. PM, pref. jap., ĉin., insularaj (ned. kol., filip., ktp). Resp. garantiata.

SOVETIO.

K-dino T. Kestner, Proletarskaj 58, Voroneĵ, dez. kor. pri ĉt. kĉl, Interesiĝas pri korpokulturo, muziko, eksterl. PM.

K-do Aleksandro Ponomarev Sosifoviĉ, Poĉtovaja 48 a, Novoĉerkassk, Sev. Kav. Kraja.

K-do L. Trapeznikov, s. Voskresenskoe, st. Miŝkino, Ural. obl. kĉl pĉt.

NIA POŜTO

Sandb., Jönköping. — Mono por anonceto estas sufiĉa.


Nova prol. esp. grupo petas Gekdojn el ĉl sendi PK (PM bfl), afiŝojn, esp. ŝlosilojn k.a. ekspozaĵojn al K-do Tage Lau, Kjeldgaardsvej 33, Kopenhago, Danio. (Ni resp. al ĉiuj).

Radio-Programo

25.IX : Minsk, 1105 m., 21. 30-21.50 : Atingoj de soveta tekniko (same : 27.IX., 1.X., 3.X., 5.X., 7.X.). Ljubljana, 576 m., 19.30-20.00, parolado (same : 2.X.). 26.IX. : Tallin, Tartu, 298,6 m., 20.00-20.10, informoj (same : 3.X.). 30.IX. : Tour Eiffel, 1445 m., 15.15-15.30, pri Fontainebleau (same : 7.X.). 6.X. : Brno, 342, 1 m., 22.15-22.30, esp. horo. 8.X. : Stokholmo, 435 m., k relajoj, 10.00-10.30, pri la vintra laboro.

La Minska Radio-Komitato (Esperanta Sektoro), Uniwersitetskaja 16, Minsk, Sovetio, petas alsendi materialon por disaŭdigoj pri tutmonda ekonomia krizo, situacio de lab. klaso, strikoj de laboristaro, senlaboreco, ekon. krizo k kamparanaro, socia leĝaro, deviga laboro en kolonioj, kapit. raciigo, kontraŭmilita batalo.

L.E.A. sekcio HOORN

aranĝos dum la vintraj monatoj ekspoziciojn en la vilaĝoj ĉirkaŭ Hoorn. Sendu materialon. Rekompenco post ricevo. Adreso : P. de Kruyff -Merensstr. 34, Hoorn.

La 28. aŭgusto mortis K-do

Georgo Upsdale

membro n-o 11.062 el Christchurch, Britio, post operacio en hospitalo. Li havis 49 jarojn k postlasis edzinon, K-dino M. Upsdale (8.044), k adoptitan fileton. La kremaciiga funebro okazis en Southampton en ĉeesto de la edzino k div. reprezentantoj de l’organizoj, al kiuj la mortinto apartenis. K-do Upsdale restis ĉiam fidela al SAT (li aniĝis en 1928) k apartenis al la Esp. Klubo de Bournemouth k Christchurch depost ĝia fondo. Li ankaŭ estis membro de l’Labor. Partio k sekretario de loka filio de Poŝtoficista Unuiĝo (IPE). La esp-istoj el Bournemouth k Christchurch malĝojas pro lia morto, bonmemoras lian kamaradecon k aktivecon k kondolencas sincere lian vidvinon. Honoron al lia memoro !


Per stulta akcidento, banante sin en en la proksimo de Bulonjo-sur-Maro, dum reveno de la Stokholma Kongreso, mortis la 8. sept.

K-do Alberto Ozre (Ozerée), membro n-o 12.642 k

K-dino Suzano Gallo, membro n-o 17.485

en juna aĝo. La Pariza grupo perdas en ili du geaktivulojn de granda valoro. K-do A.O. estis peranto de SAT en la Pariza regiono, estrarano de F.E.O., tradukinto de « Liberecana Socio », unu el la prezidintoj ĉe la Stokholma SAT-kongreso. Ambaŭ estis fervoraj propagandistoj, precipe ĉe la naturamikoj, k kursgvidantoj. Ili restados en nia memoro kiel sindonemaj k kuraĝaj batalintoj !

Pariza SAT-rondo k FEO-grupo.

[REKLAMO p.6] Unu el la belegaj romanoj de Jack London — La Fera Kalkanumo — Traduko de Saville. 368 paĝoj — SAT-eldono — meritas ornami la bibliotekon de ĉiu K-do — Prezo : 15 fr. fr. — SAT, 23, rue Boyer, Paris 20

N.º 410, 25 de octubre de 1933

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

10-a JARO, N-o 410 — MONATA ESPERANTO-GAZETO — 25. OKTOBRO 1933

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO, ADMINISTREJO K SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO : 23, rue Boyer, Paris 20e

Postĉekaj kontoj je nomo de SAT-Paris: Bruxelles n-o 358 189, S’Gravenhage n-o 211 533, Kopenhago n-o 4 986, Leipzig n-o 85 148. Paris n-o 1234 22, Stokholmo n-o 74 153, Wien n-o D-109 068, Zagreb n-o 41 448, Zürich n-o VIII-200 49, Alilande oni pagu per poŝtmandato je nomo de SAT, bonvalutaj devizoj en rekom. letero aŭ bankĉeko je nomo de « L. Bannier ».

S.A.T. – bastiono k lumturo

La militanta reakcio, kiu sin manifestas en la formo de la faŝismaj reĝimoj, venkire daŭrigas sian vojon tra la kontinentoj, detruante la laboristajn organizojn, neniigante la sociajn konkerojn k reĵetante la proletan klason en pli malindan staton ol iam ajn. La spirito de fanatika naciismo estas semita inter la juna laborista generacio, la gloro de la patrio estas instruata al la infanoj en la lernejo k eĉ pli maljunaj laboristoj, dank’ al la intensa propagando, fariĝas viktimoj de tiu ĉi mensa pesto. Apud tiu ĉi naciismo naskiĝis ankoraŭ pli barbara ideologio, kiun ni kredis jam delonge mortinta en nia civilizo : la rasismo. Ĝuste en Germanio, naskiĝlando de grandaj kosmopolitoj, tiu ĉi rasisma ideologio sukcesis oficialiĝi k fariĝi la angulŝtono de la leĝdonado.

Ni povus konsoli nin, esperante, ke en la estonto la trompitaj amasoj revekiĝos, sed la perspektivoj ne estas tiom favoraj. La homaro, k precipe la eŭropanoj, troviĝas en granda danĝero esti denove la elektitaj viktimoj de profitema armila industrio, de ambiciaj generaloj k de konvertitaj naciaj socialdemokratoj. Nenio malpli ol nova mondmilito estas la konsekvenca rezulto de tiuj ĉi naciisma k rasisma ondoj trairantaj la mondon. En tiu ĉi mondmilito verŝajne pereos la lasta lumradio de pli justa socio. La triumfo de la homa genio, kreinta verajn miraklojn en la tekniko, paliĝos antaŭ la maro el sango k fariĝos la malbeno por la homaro.

Ju pli furioze la naciismo bruas, ju pli pretendeme ĝi deziras kateni la spiritojn, despli intime la anaro de la sennacieca ideo devas organiziĝi, despli firme ĝi devas konstrui la remparon kontraŭ tiu ĉi ondo el nacia egoismo k rasisma fieraĉo. Kiom ajn diferencaj estas cetere la opinioj pri la estonta strukturo de la socio, pri la kondiĉoj de senklasa organizado de la homaro, — rilate al la defendo de la atingita nivelo de la civilizo kontraŭ tiaj atavismaj moroj de la pratempo ĉiuj konsciaj homoj devas unuiĝi en forta fronto por rezisti al tiu ĉi barbarismo. La burĝaro, senigite de ĉiuj idealoj k defendante senkompate sian klasmonopolon, ne abdikos libervole sian estrecon. El tio sekvas, ke la batalo por kulturo k justo nur estas ebla sur la vojo de l’klasbatalo k esence estas la tasko de la laborula klaso. Kiu neas la klas-strukturon de nia socio, tiu neas simplan fakton k apartenas al la sekretaj amikoj de la reganta klaso. Ĉiu laborista organizo do devas esti klasbatala k devas konsideri, krom siaj specialaj taskoj, la komunan k lastfinan celon.

Antaŭ la danĝera situacio de la laborista movado en la tuta mondo la ekzistantaj Internacioj estas preskaŭ senhelpaj k nekapablaj trovi eliron. Laŭlande la faŝismo amputas la Internaciojn, detruante la naciajn sekciojn k eĉ ne lasante al ties membroj la konscion pri la perdita internacieca karaktero de tiuj organizoj, ĉar ili efektive neniam konis ĝin. Plejparte la internacia organizo neniam donis al la membroj de la naciaj sekcioj la senton pri vera solidaro. La laboristoj estis k restis dividitaj en germanajn, en francajn aŭ alinaciajn, ĉiam sub la kuratoreco de la direktoraro, kiu de tempo al tempo kunvenis internacie k pledis en la nomo de siaj respektivaj naciaj unuoj. La membroj-laboristoj eksciis poste per la plumo aŭ buŝo de la delegito pri la « brilega prógreso de la tutmonda proletara unuiĝo ».

Ni parolu sincere k sentime : La ĝisnuna organizsistemo de la laborula tutmonda movado montriĝis maltaŭga k eĉ danĝera en la nuna momento. La internacie progresanta faŝismo devas renkonti sur sia vojo laboristan fronton tute aliel organizitan, sur pli larĝa bazo k sendependan de la arbitre formitaj nacioj. La itala proletaro sen la helpo de la ceteraj samklasanoj, la germana laborularo sen la solidaro de la K-doj tutmondaj verŝajne ne povos forigi la jugon de la diktaturo. Sed tiu ĉi solidaro havus fortegan impulson, se la konscio pri la idea komuno de ĉiuj proletoj estus profunde enradikiĝinta en ĉiu individuo. Tiu ĉi konscio nur vivas en malgranda parto de la laborista klaso. Ankoraŭ malgranda, ĉar por atingi tiun celon oni devas venki obstaklon, postulanta iom da energio : La studon pri esperanto. Sed venkinte tiun ĉi obstaklon, la vojo al la vera intersolidariĝo de la mondproletaro estas libera. Faliginte la lingvajn barojn, la ĉiulandaj laboristoj ne plu estas fremdaj unu la alian. Ili povos rekte interfratiĝi k sekurigi la solidaron en la momento de danĝero. Esperanto estis la lasta ankoraŭ necesa teknika rimedo por la efektivigo de la tutmonda unuiĝo de la proletaro. Ni ne havas la iluzion, ke la sola scio de internacia lingvo realigos tiun ĉi unuiĝon. Estas necesa ankoraŭ iu spiritostato, sen kiu ankaŭ tiu ĉi teknika rimedo restas senefika : La spiritostato de komprenemo rilate al la doktrinoj. La scienceco estas tiom ŝatata en la teorioj de la laborula movado ; kial do ne enkonduki tiun spiritostaton de scienceco ? Tiu ĉi scienceco postulas unue rezigni la dogmojn, kiuj nur indas al la eklezioj, organizoj dediĉitaj al sistema trompado de sincerkredaj homoj. Nur la scienco donas al ni la firman fundamenton por tutmonda organizo. Por kio servus esperanto, se oni konsiderus ne ebla la idean interakordiĝon k rezignus pri la supera instanco de la racio ? Tiam, malgraŭ esperanto, neniam estus ebla tutmonda proletara unuiĝo.

Tie ĉi evidentiĝas la signifo de organizo, kia estas SAT, kiu en sia statuto donas la principojn por idea akordiĝeblo inter la multtendenca anaro. SAT estis ofte k akre atakita pro tiu ĉi paragrafo en sia statuto. Parto de komunistaj k socialdemokrataj esp-istoj manifestis sian malkontenton per fondo de novaj organizoj sur partia bazo, unuigantaj en siaj vicoj nur samideajn K-dojn. La tendenco al sektemo, al ekleziigo de la lab. movado ne haltis do antaŭ tiu parto de K-doj, kiuj devus havi pli profundan komprenon, kiel esperantistoj, pri la signifo de mondlingvo.

— página 2 —

2 — SENNACIULO

Efektive ilia agado donos neniun profiton idean al ilia tendenco, sed pli vere malutilas al la movado ĝenerale. La ciferoj al ni kredigitaj pri la membraro neniel pruvas la kontraŭon de nia aserto, ĉar la plej freŝa historio en Germanio instruas al ni, ke eĉ partio havanta unu milionon da membroj, estis forbalaita de plej stulta k senidea movado. La gravo de iu organizo ne estas mezurata per la nombro da membroj, sed per ilia kvalito k oferemo. En tiu rilato S A T kiel kultura organizo estas senekzempla, ĉar ĝi vivas nur per propraj fortoj, sen helpo de materie potencaj partioj, sen la morala apogo de tielnomitaj Internacioj k eĉ ofte akre atakita de samklasanoj k persekutita de klasmalamikoj. SAT iros sian vojon, konsciante pri ĝia ĝusta direkto. SAT plenumos sian pioniran taskon por la bono de la laborista movado de l’estonto.

Estas evidente, ke la periodaĵoj de organizo, al kiu apartenas membroj havantaj diversajn doktrinojn, ne povas esti la batalkampo por polemikoj kelkfoje eĉ sufiĉe demagogiaj k suprajaj. La nura teoriumado estas okupo de vantaj burĝaj sentaŭguloj, kiuj ne bezonas timi, ke ilia cerbumado rezultigos konsekvencojn aplikendajn en la reala mondo. Ni laboristoj ne rezignas pri la demonstrado de faktoj, kiuj pravigas niajn tezojn. Tial ankaŭ nek « S-ulo » nek « Senn. Revuo » enhavu sekan pajlon milfoje jam draŝitan, sed estu fidela spegulo de vigla k memstara spirito de la membraro. La artikoloj devas esti verkitaj dokumentoriĉe, ĉar nur per tio ili havos sufiĉan valoron por la serioza lab. politikisto aŭ sindikatisto. Per tio ni sukcesos ankaŭ havigi al ni reputacion en eksteresperantista medio laborista, se ni estas sufiĉe lertaj por profitigi la avantaĝojn, kiujn al ni donas la ebloj de nia sennacieca organiziteco.

Havante antaŭ niaj okuloj la brilan sukceson de nia XIII-a en Stokholmo, la entuziasmon de la ĉeestintoj, ni estas trankvilaj pri la estonto de SAT. Tiu ĉi sento ŝajnas al mi la plej necesa kondiĉo por trovi la firman volon antaŭenirigi nian organizon, kiu restas, kiel ĉiam, malferma al ĉiuj sinceraj K-doj. Ankaŭ al tiuj, kiuj iam pro nekompreno aŭ devigo forlasis SAT…

Herman Platiel.

Komunikoj de la Direkcio

LASTHORE : LA 14-a KONGRESO DE SAT okazos en Valencio de la 3-a ĝis la 8-a de aŭgusto 1934. Detaloj pri kotizo ktp. en la venonta n-ro. Kongreskomitata adreso: Horno del Hospital, 12, Valencia; por monsendoj: Francisco José Montesinos, str. Rafol 2 – 2º, Valencia. (Oni povas ankaŭ aliĝi pere de SAT-Parizo).

[BILDO p.2 | 26,40,78,74] Foto de junaj viro k virino starantaj apud tandema biciklo; malantaŭe aliaj biciklantoj.

Gek-doj Alberto OZRE k Suzano GALLO el Parizo, kun sia tandemo, per kiu ili biciklis al la Stokholma Kongreso. Revenonte de tie ili trovis la morton, sin banante ĉe la nordfrancia marbordo. Ili havis la ĝeneralan simpation ĉe siaj esperantistaj K-doj k ilia malapero lasas gravan breĉon en nia movado.

  1. JARLIBRO.

Ĝia eldono sendube estas tre dezirinda, ĉar ĝi prezentas interligilon de la membraro. Sed ĝia eldono en la ĝisnuna formo estas neebla, ne nur pro financaj kaŭzoj, sed precipe pro tio, ke adresoj k nomoj el diversaj landoj, en kiuj nia movado esence estas forta (speciale Germanio), pro la politika situacio nuntempa ne povas aperi.

Ni konsideris diversajn proponojn de aktivuloj, el kiuj kelkaj estas freŝdataj, dum aliaj estis faritaj jam antaŭ iom pli longa tempo. Ni konstatis, ke multajn kontentigus la nura aperigo de la adresoj de Perantoj k izoluloj ; kompreneble tiuj adresoj devus esti kompletigataj per aliaj utilaj, nome tiuj de la LEA-sekretariejoj, redakcioj ktp.

Ni do principe decidis aperigi Jarlibreton, k eĉ en sufiĉe frua tempo, por viglige influi la novjaran varbadon. La Jarlibreto aperu samdate kun la unua n-ro de « S-ulo » en 1934, t.e. ĉirkaŭ la 25. januaro. Ni esperas, ke tiel ankaŭ la ĝisnunaj aspirantaj membroj, kiuj kompreneble ricevos la libreton, restos fidelaj al la Asocio, k ke ni aliflanke povos varbi novajn membrojn al ambaŭ kategorioj (aktiva k aspiranta).

Ĉar, laŭ supra klarigo, la formo de l’iama Jarlibro ne plu estas defendebla en la nunaj politikaj (k financaj) cirkonstancoj, ni ne pensas eldoni ampleksan libron, sed broŝuron kun esence praktika k utila enhavo por SAT-anoj : kun Statuto, funkciulaj adresoj, tiuj de LEA-oj, gazetaro esperantista, datoj el la movado, k la adresaro de la PERANTOJ k izoluloj el la landoj, kie SAT libere povas ekzisti.

Por tamen ne malkontentigi iujn membrojn, kiuj nepre insistus pri tio, ke ankaŭ ilia nomo k adreso aperu en la Jarlibreto, ni konsentas akcepti tiajn adresojn kontraŭ aparta pago de 5 fr. fk. (aŭ 1 svis. fk.), sumeto kiu respondas proksimume al la kosto de korespondanonceto en niaj gazetoj. La koncernaj K-doj certe volonte konsentos doni tiun alpagon, se ili pripensas, ke ĉiu nova adreso pliampleksigas la broŝuron, ĝiajn preskostojn k eventuale la afrankokoston por la ekspedo. K-doj, kiuj per tiu krompago rajtas je aperigo de sia nomo en la broŝuro, povos ankaŭ laŭplaĉe esprimi ĝeneralan korespond-deziron. Ni indikos tian deziron per konforma mallonga signo post la nomo.

Por ke la Jarlibro efektive estu liverebla en januaro (ĉe la adresaro de Perantoj ni bazos nin sur la stato de decembro 1933), ni petas la K-dojn konigi al ni siajn dezirojn pri eventuala aperigo de sia nomo ktp. ĝis la 1. decembro. En lokoj, kie ne estas Peranto, malgraŭ ke estas pluraj membroj, oni bonvolu indiki la nomon de inda K-do ĝis la sama dato, ĉar en alia okazo ni devus

— página 3 —

SENNACIULO — 3

mem difini laŭ hazardo la adreson enpresotan. Ankaŭ ĉe ŝanĝo de Perantoj oni bonv. nepre sciigi nin, se ne jam farite.

  1. PRESEJO.

Per la protokolo pri la 13-a Kongreso la Gek-doj eksciis, ke en Stokholmo okazis debato pri la indo de la nuna presejo de la SAT-organoj, k en la fino estis akceptata propono de K-do Mejer (Parizo), kiu laŭsence rekomendis al la P.K. forlasi la nunan presejon. Hodiaŭ ni povas informi, ke de la presisto mem ni ricevis la certigon, ke li pagas siajn laboristojn laŭ sindikata tarifo k havas kontrakton kun la loka sindikata sekcio (de la Nacia Federacio de Grafikaj Laboristoj) pri nura dungo de laboristoj pagataj laŭ sindikata tarifo. — Ni bedaŭras, ke pro misinformo k eĉ akra protesto de K-do Mejer la Direkcio devis perdi siajn tempon k energion por klopodadi pri alia presisto, k ke pro la sama afero okazis superflua debato en la kongreso.

  1. KONFLIKT-KOMISIONO.

Se estas urĝa afero por prezenti al la K.K., oni skribu al K-do J. Bout, Watergeusstr. 24, Rotterdam (Nederlando), kiu informis nin, ke la definitiva elekto de la K.K. okazos la 22-an de ĉi tiu monato. En la venonta n-ro aperos la nomaro de la K.K.-anoj kun la protokolo pri la elekto.

Eldonplano de A.D.L.E.L.

(Asocio por Disvastigo de laborist-tendenca Esperanto-Literaturo)

por la Jaro 1934

La ADLEL-anoj ricevos por 50 fr. frankoj librojn je vendvaloro de 102 frankoj ! !

Dum januaro 1934 ĉiuj ADLEL-anoj ricevos :

LA BRAVA SOLDATO ŜVEJK de J. HAŜEK.

La traduko estas prizorgita de Plzen-aj SAT-anoj. Ĉirkaŭ 150 paĝoj. Vendprezo : 10 fr. frankoj.

Krome: VOLTER, KANDID, Traduko de E. LANTI 162-paĝa. Vendprezo : 9 fr. frankoj. aŭ alian libron laŭ elekto en la SAT-katalogo por la sama valoro.

Krome: 10% da rabato por la « Vortaro de Propraj Nomoj » aŭ la originalan poemaron de MIĤALSKI : Prologo.

La unuan parton de la kotizo (20 fr. frk.) oni pagu ĝis la 15. decembro 1933.

(Kiu deziras binditan ekz-on de « Ŝvejk », alpagu 5 f. fr.)

Dum aprilo 1934 ĉiuj ADLEL-anoj ricevos :

JIMMY HIGGINS

la faman romanon de Aptn SINKLER (U. Sinclair) ĉ. 260 paĝoj. Traduko de Karl FRÖDING kun speciala permeso de la aŭtoro. Vendprezo : 18 fr. frankoj.

Krome: la duan 10% da rabato por la « Vortaro de Propraj Nomoj » aŭ Bergiers : ILI. Vendprezo : 9 fr. fk.

La dua parto de l’kotizo, t.e. 15 fr. frk. estas pagenda ĝis la 15. marto 1934.

(Kiu deziras binditan ekz-on de « J. Higgins », alpagu 6 f. fr.)

Dum julio 1934 la ADLEL-anoj ricevos :

ORIGINALAN ROMANON aŭ RAKONTON verkitan de SAT-ano

Amplekso nedifinita, sed minimume 150 paĝoj. Vendprezo minimuma : 10 fr. frankoj.

Krome: la triajn 10% por la « Vortaro de Propraj Nomoj » aŭ ·libron laŭ la SAT-katalogo en valoro de 4 fr. frk.

(Kiu dez. binditan ekz-on, alpagu 5 ffr.)

La tria parto de la kotizo, t.e. 10 fr. frk. estas pagenda ĝis la 15. junio 1934.

Dum oktobro 1934 ĉiuj ADLEL-anoj ricevos la :

ANTOLOGIO de laborist-esperantistaj verkistoj.

Redaktota de K-doj EMBA k Bartelmes en kunlaboro kun la Literatura Sekcio de SAT. En ĉi tiu libro estos reprezentataj ĉiuj lab. esp. verkistoj ĝis nun ekzistantaj. 200 paĝoj. Vendprezo : 15 fr. frankoj.

Krome: la kvarajn 10% por la «Vortaro de Propraj Nomoj» aŭ libron laŭ la SAT-katalogo en valoro de 4 fr. frk.

(Kiu dez. bind. ekz-on, alpagu 6 ffr.)

La kvara parto de la kotizo, t.e. 5 fr. frk. estas pagenda ĝis la 15. septembro 1934.

La 31. decembro 1934 ĉiuj ADLEL-anoj, kiuj uzis 4-foje 10% da rabato, ricevos : VORTARO DE PROPRAJ NOMOJ EN ESPERANTO (geografiaj, historiaj), verko proksimume 300-350 paĝa en la formato de la «Plena Vortaro», kun 40% a rabato je la vendprezo, t.e. por 24 fr. frankoj anstataŭ ĝia normala vendprezo : 40 fr. fk.

ADRESO : Sennacieca Asocio Tutmonda, 23, rue Boyer, PARIS 20.

Enhavotabelo ¹

(Jarkolekto 9-a, n-roj 395-409)

Laborista Esperantismo. Paĝo
Epiloge 73, 79, 85
Finlando 17
Francio 26, 69, 86
Germanio 83, 94
Ĉeĥoslovakio 87
IPE 25, 78, 99, 113
ISE 63, 83, 88, 99, 111, 113
Kongreso 17, 42, 68, 81, 86, 92, 99, 104, 109, 110
Leipziga movado 26
Nederlando 16, 72, 75, 86, 94, 98
Norvegio 26, 69
Literaturan Aktiviĝon 111
Propagandaj artikoloj 63, 64, 77
SAT (taskoj, celo, ideologio) 45-52 (n-o 400), 83, 93, 98, 103, 110
Tendaroj 35, 58
Raportoj de P.K. 91, 97
Neŭtrala movado 72, 89, 105
Socipolitiko.
Aŭstrio 20
Francio 39
Germanio 3, 22, 32, 65, 88, 94, 101
Hindio 5
Japanio 19
Jugoslavio 37
Litovio 66
Maristoj 30, 108
Nederlando 16
Norda Afriko 3, 21, 31
Programo de Soc. Lab. Partio Usona 11
Sovetio 12, 53, 108
Sovetmovado en Ĉinio 2
Stokholmo 61, 67, 74, 75, 80
Usona imperiismo 1, 2
Militismo.
Belgio 12
Francio 3
Germanio 65
Ĝenerale 20, 22, 29, 65
Historio.
Bernŝtajn, Ed 53
Lyona ribelo 32, 39
Malatesta 9
Nieuwenhuis 38
Proleta kulturo.
Eduko 23
Feritendaro 2
Diskutejo.
Eduko 42, 113
Epilogoj, redire al 105
Ferivizitoj 43, 83
Maroko 55
Monpolitiko 6, 32

¹ Ni publikigas ĉi tiun Tabelon laŭ la deziro de kelkaj K-doj. Pli rapide oni tiele retrovos serĉatajn artikolojn. Pri « S.R. » ni faros same.

— página 4 —

4 — SENNACIULO

La Eldonplano estos efektivigata nur, se anonciĝis ĝis la 15. decembro 1933 almenaŭ 400 aliĝantoj, pagintaj la unuan partopagon (20 fr. fr.). Pago kontraŭ akcioj aŭ kontokredito ne estas akceptata por ADLEL, ĉar tiu entrepreno havas memstaran buĝeton k kasokontadon. — Ni rezervas al ni eventualan ŝanĝon en la listo de la eldonaĵoj, sen malpliigo de la suma paĝokvanto.

ALIĜILO.

(La plenigo de tiu ĉi aliĝilo ne estas deviga por la anoj. Sufiĉas pago de la unua partopago por esti akceptata kiel membro, eĉ sen plua deklaro. La aliĝilo nur servas por pli facila kompreno k por resumo de la pagoplano.)

Mi deklaras aliĝi al la Asocio por Disvastigo de Laborist-tendenca Esperanto-Literaturo (ADLEL) k akceptas la pagmanieron fiksitan jene :

Ĝis 15. decembro 1933 20 fr. fr.
» 15. marto 1934 15 » »
» 15. junio 1934 10 » »
» 15. septembro 1934 5 » »
Sume : 50 fr. fr.

Mi uzas la rabatojn por la Vortaro / Mi petas la librojn. } Nedeziraton trastreku !

Nomo k adreso (Skribu preslitere !) :

Mi pagas la unuan parton samtempe kun la aliĝo per (indiku la pagmanieron).

Sindikatmovado 33
Doktrino 54, 55
Prilingvaj artik. 35, 64, 113
Frakcioj k Fakoj.
Junularo 15, 89, 107, 113
Liberpensuloj 41
Pedagogoj 24
Sennaciista Frakcio 7, 71
Socialista Frakcio 7, 57, 70, 111
Breĉo (listoj) 2, 20, 48, 70, 81, 88, 95, 107

La rubrikoj : En nia movado, Ekster nia movado, Komunikoj de Direkcio k Administracio, Tra la Esperanta Gazetaro, Recenzejo, Radio, Memornoto, Nia poŝto, Nekrologo, kc. ne estas registritaj ĉi tie, ĉar ili troviĝas pli malpli regule en ĉiu numero.

Suplemento.

Protokolaro pri la XIII-a Kongreso (kun la n-ro 409).

Ĉe la Laboristaj Esperanto-Asocioj

La 7-a Kongreso de Sveda L.E.A.

Ĝi okazis la 9-an k 10-an de septembro en Amal, malgranda metropolo en la distrikto Vänern. La kongreso en tiu urbo estis treege efika ; ĝi estis vere eksterordinara okazo, kiun la urbanoj tre atente sekvis. La kongreso havis la necesan internacian reliefon per la ĉeesto de K-do Lanti (Parizo), la du esp.-instruantoj K-doj Glöckner k Burgemeister k kvar germanoj. La urbestro St. Cyr oficiale salutis la kongreson en Kungsberget. Respondis K-do E. Eriksson en bonhumora maniero, minacante per esperantistigo la tutan Amalanaron. La festmanĝon en la urba hotelo partoprenis la urbestro k multaj eminentuloj de la urbo.

La 10-an okazis la laborkunsido, en kiu estis legataj k aprobataj la raportoj de la estraro. S.L.E.A. havas nun 1520 membrojn (kontraŭ 817 en 1932 k 481 en 1931). Rektoro Janson de la Sveda Esperanto-Instituto k Sveda Esp. Federacio, transdonante la salutojn de la du organizoj, sciigis, ke esp-o pasintjare atingis la staton de la dua temo el ĉiuj de ABF (Lab. Kleriga Asocio). K-do J. Johansson (Stokholmo) raportis pri la Sveda Esp. Instituto, kiu decidis maldungi ĉiujn fremdlandajn esp. instruantojn, lasante la taskon dungi ilin de nun al ĉiu landa organizo mem.

Pri la vintra laboro parolis diversaj K-doj. Estis reelektataj en la estraron K-doj, E. Eriksson (prezidanto), Rud. Svensson k Hj. Olsson, novelektataj K-doj H. Mildh k Jos. Ström. Krome kelkaj K-doj kiel anstataŭantoj k reviziantoj. Ankaŭ estis elektataj estraranoj por la ceteraj partoj de la lando. Redaktoro de Sveda Lab. Esperantisto restas K-do John Johansson. La kongreso deziresprimis pri bojkoto al « SLEA-aktivisto » (IPE-ema bulteneto).

Resumo laŭ « Sveda Laborista Esperantisto ».

La signifo de la laborista esperantista movado k la rolo de S. A. T.

(Fino. Vd. la antaŭajn n-ojn).

Aliflanke la sperto instruas, ke por esti efika, la interligiĝo ne devas okazi nur de supre, burokrate. Sekve necesas de malsupre plekti retaron el multaj fadenoj, k tiele krei fortan, nedisŝireblan klasan unuiĝon.

Tian plektadon jam povas komenci esperantistoj. Estas ĝuste la celo k la tasko de SAT liveri la fadenojn. Per eldono de Jarlibro, en kiu aperas adresoj de membroj k grupoj el la tuta mondo, ni ebligas k faciligas al ili la interrilatojn ; same per la publikigo de korespondopetoj en niaj gazetoj. La SAT-anoj interŝanĝas leterojn, fotojn, informojn k per tia daŭra interrilatado kreiĝas fortaj amikecaj ligiloj. Tio bedaŭrinde okazas ankoraŭ tre limigite ; sed kiu neos, ke tia demalsupra, grandskala kreiĝo de ligiloj povus tre helpi al la malfortigo de la naciismo k al la estigo sur la tuta tero de spiritostato, ebliganta la aplikon de la sennaciecaj solvoj, kiujn diktas pli k pli trude la senĉese vastiĝanta tekniko ?

La nuna malharmonio k ĥaoso en la mondo rezultas grandparte de tio, ke la ideoj k sentoj ĉe la plimulto de la homoj ne evoluis paralele al la sciencaj progresoj. La tradicioj pezas tiom forte sur la mensojn, ke tio malebligas ekvilibriĝon, harmoniiĝon inter la materio k la spirito. Modeste, sur limigita kampo nia Asocio laboras efike al la efektivigo de tiu necesa harmoniigo.

Morgaŭ kelkaj centoj da kongresanoj el 15 landoj komencos pritrakti siajn komuninteresajn aferojn k la tuta kongreso aspektos, kvazaŭ sidus kune nur homoj de sama nacio. Forestos tradukistoj k sekve neniu parolonto povas timi, ke liaj diroj ne estos ĝuste interpretataj. La protokolaro de la kongreso estos publikigita nur en unu sola lingvo. Per tio tempo k mono estos ŝparataj, k multaj eraroj k malagrablaĵoj evitataj. Se troviĝas skeptikuloj inter vi, mi kore invitas ilin ĉeesti unu aŭ du kunsidojn de nia kongreso k iliaj duboj baldaŭ elbloviĝos. Ĉiu sincera homo, kiu konsentas esplori la aferon, devas konsenti, ke nia Asocio konsistigas por la laboristaro modelon de organizado, kiu prezentas grandajn avantaĝojn.

Pli malpli precize vi jam povas prezenti al vi nian movadon k restas al mi nur aldoni unu trajton, por ke la bildo estu finskizita antaŭ viaj spiritaj okuloj. SAT ne havas partie politikan karakteron k laŭstatute ne povas trudi al siaj membroj ion ajn kontraŭan al ilia politika konvinko. Ne difinante al si politikajn taskojn, kiujn cetere ĝi tute ne povus plenumi, sed nur edukajn k kulturajn, nia Asocio ebligas al anarkistoj, komunistoj, socialistoj, sindikatistoj k senpartiuloj, ke ili kunlaboru kun reciproka kompreno k toleremo. En kelkaj landoj tia kunlaboro estas malfacila pro la tie reganta partia fanatiko, sed ni ne timis entrepreni malfacilan taskon. Cetere mi ne bezonas insisti pri tiu punkto, ĉar ni troviĝas en lando, kie funkcias la al SAT similcela Laborista Kleriga Asocio, kiun vi nomas A.B.F. Kiam en la jaro 1928 mi por la unua fojo aŭdis pri tiu laŭdinda en-

— página 5 —

SENNACIULO — 5

Raporto

pri la kunsido de la SENNACIISTA FRAKCIO dum la XIIIa SAT-Kongreso

Okazis kunveno kun duparta programo : 1) parto el ĝenerala intereso, celanta konigi al interesiĝantoj la celon k taskojn de nia Frakcio ; 2) parto rilatanta al ties administracia k interna vivo.

Post bonvenaj vortoj de K-do Miler, kiu prezidis la kunvenon, parolis K-do Lanti. Li skizis la historion de la nova ismo, rimarkigante, ke la unua artikolo kun titolo sennaciismo aperis en 1922 k en la tiutempe eldonita en Moskvo : « La Nova Epoko ». Okaze de lia ĉeesto en la urbo, la tiamaj redaktoroj Demidjuk, Futerfas, Nekrasov, Polakov, kiujn vizitis Lanti, ja petis, ke li verku artikolon por ilia revuo. Ĝis la jaro 1929 la nova ismo povis esti tute libere pritraktata en la SAT-organoj. Sed jen subite el Moskvo venis la sciigo, ke la sennaciismo estas « porimperiisma », « social-faŝisma », « kontraŭrevolucieca » k sekve ne devas trovi esprimeblon en kiu ajn laborista organizo. Sed dum sep jaroj la nova ideo jam estis infektinta relative multajn SAT-anojn k ili tiam sentis la bezonon organize unuiĝi por defendi siajn rajtojn en SAT, kiu laŭstatute estas malferma al ĉiuj tendencoj k ne nur al ortodoksaj internaciistoj. Lanti substrekis la fakton, ke ĝuste en la jaro 1928 naskiĝis la teorio de Stalin pri eblo konstrui socialismon en unu sola lando. De tiam ne plu estis eble en la kadro de Komintern konstraŭstari al tiu nacisocialismo sen risko esti tuj eksigata. Cetere estas ankaŭ tre pripensiga fakto, ke Komintern ne plu okazigis internacian kongreson jam de kvin jaroj !

Poste Lanti diris, ke pro la lastatempaj okazintaĵoj el la mondo pli k pli firmiĝas lia konvinko, ke la proletaro ne sukcesos liberigi sin, se ĝi ne forlasos la ĝisnunan internaciisman organizsistemon. La nacieca ideologio estas nuntempe la plej forta baro sur la vojo al mondunuiĝo. Tamen la ekonomiaj interesoj pli k pli interplektiĝas mondskale k sekve la eduka problemo konsistas en tio : doni al la homoj la konscion, la senton, ke nia planedo estas unuo k ke ili devas senigi sin je ĉia naciemo k akiri menson de mondcivitano. Li konkludis per tio, ke la konsciaj sennaciistoj estas la plej bonaj SAT-anoj en tiu senco, ke ili plene komprenas la grandan edukan signifon, kiun havas la sennacieca strukturo de SAT. La sennaciistoj nenial volas apartiĝi de la aliaj lab. esperantistoj, k ili do konsistigas bonan unuecigan kernon en nia movado.

Al K-doj, kiuj demandis, ĉu jam nun ne estas eble organizi la tutan laboristaron sennaciece, Lanti respondis, ke tio estas utopio. Oni sendube ne bezonos atendi, ĝis ĉiuj laboristoj scipovos esp-on por tion alceli, sed nun la proporcio da esp-istoj en la lab. organizoj estas multe tro malgranda, por ke oni povu praktike rekomendi al ili sennaciecan organizsistemon. Kio ĉefe gravas en la propagando de la sennaciismo, estas tio, ke ĝi donas bonan, fortan pravigon al la poresp-a agitado en proletaj rondoj. Se oni staras ĉe sennaciisma vidpunkto, tiam esp-o ne plu estas bagatela, flanka afero, sed la ĉefa, la fundamenta, la nepre necesa ŝtono, sur kiu povos stariĝi estonte venkopovaj organizoj.

K-do Miler sciigis poste, ke li vendis 64 ekz-ojn de la Manifesto de Sennaciistoj al kongresanoj k li instigis al ĉiuj Frakcianoj, ke ili ankaŭ helpu diskonigi tiun verketon. Estis decidite, ke la sennaciistoj devas uzi sian rajton aperigi artikol-

Por Ŝtopi la Breĉon

25. listo

de Prins, Amsterdam 4 fr. fr.
1618, Buenos Aires, 1.20 peso
Evald Pettersson, Hudiksval 2.70 sv. kr.
H. Pauschenwein, Vieno 20 ŝil.
F. Lonte, Amsterd. 1 gd.
Astrid (Stokh.) 5 sv. kr.
Memore pri Oslo 5 n. kr.

Ankaŭ estu dankate ĉi-loke al la nederlandaj K-doj, kiuj laŭ plena tarifo pagis por la lasta ¼-jaro k sekve superpagis, ĉar ili bezonis pagi nur laŭ la kondiĉoj de la abonkontrakto kun N.F.L.E. Ili estu certaj, ke ilia financa helpo estis ne nur bonvena, sed grave utilis.

trepreno de la sveda laboristaro, mi sentis fortan deziron fari el SAT per esperanto iun mondskalan A.B.F. Vi eble pensas, ke tio estas troa ambicio, kvankam tre nobla. Povas esti !… Sed estas vero, ke por homo la vivo estas vivinda, nur se li havas altan idealon, al kiu li senĉese penas alproksimiĝi….

Estimataj Sinjorinoj k Sinjoroj, karaj Gekamaradoj !

Eble mi parolis tro longe k tedis vin ; permesu tamen, ke mi konigu al vi ankoraŭ kelkajn pensojn, kiujn vi konsideru fantaziaj aŭ ne.

Antaŭ du monatoj oni celebris en Kutans (Coutances), urbo el la departemento Manŝ (Manche), la miljaran datrevenon de la alveno de normandoj en Francio. Tiuj homoj venis el Skandinavio. Tial ke mi mem naskiĝis en Normandio, tio sendube instigis min fari belan revon, kiu tamen povas fariĝi realaĵo. Unue mi vidis per la imago la antikvajn vikingojn, kiuj rabe k venke trakuras la mondon k starigas en la mezo de l’XIa jarcento la t.n. Skandinavian Imperion, kies limoj etendiĝis de Konstantinoplo al Nov-Jorko, pasante tra Kievo, Novgorodo, Stokholmo, Kopenhago, Oslo, Jorko, Dublino, Rejkjaviko k kiu posedis Groenlandon, Novan Teron, la duklandon de Normandio k la reĝlandon de la Du-Sicilioj. Poste okazas reciproka asimiliĝo inter la konkerintoj k konkeritoj. Maristoj fariĝas terkulturistoj k ĉe ili la aventuremo malfortiĝas aŭ almenaŭ ekdormas por longa tempo. Kaj, Skandinavio mem, de kie foriris la batalemaj vikingoj, fariĝis en nia epoko unu el la plej pacemaj mondpartoj. Sed la konkeremo tamen ne tute elsekiĝis ; ĝi nur aliiĝis en metodan organizemon kun larĝa horizonto. La skandinavaj idiomoj ne estante multe disvastigataj tra la mondo, modernaj vikingoj alprenas esperanton k konkereme vastigas ĝin sur la tutan teron…

Ĉu tio estos nur revo ? Vi, estimataj skandinavoj, respondu mem al tiu demando. Ni konas k alte taksas vian organizkapablon, vian seriozon k obstinon ; tial ni havas la konvinkon, ke nenie troviĝas pli taŭga grundo ol en ĉi tiu norda duoninsulo por dissemi nian esperantismon. Pli k pli nia SAT-movado renkontas barojn k malhelpojn en la diktatorecaj landoj. Estas eĉ timinde, ke la diktatorema frenezo infektu ĉiam pli k pli larĝan kampon. Eble Skandinavio estos la lasta rifuĝejo por nia movado. Se tiel devus okazi, mi estas certa, ke vi ne lasos fali la standardon, sed gardos ĝin fidele, ĝis forpasos la febro, kiu nun skuas grandajn potencojn. Frenezo k pasio ne povas daŭre regi la mondon ; venos certe tempo, kiam la racio k prudento eniros la kapon de la homoj.

En tiu espero, kun la neŝancelebla konvinko, ke pli malpli frue nia SAT-movado konkeros la tutan mondon, mi finos per ĉi tiuj esperigaj vortoj de la aŭtoro de esperanto :

« Tra densa mallumo briletas la celo,
« Al kiu kuraĝe ni iras.
« Simile al stelo en nokta ĉielo,
« Al ni la direkton ĝi diras.
« Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,
« Nek batoj de l’sorto, nek mokoj de l’homoj,
« Ĉar klara k rekta k tre difinita
« Ĝi estas, la voj’ elektita. »

E. Lanti.

— página 6 —

6 — SENNACIULO

ojn en la SAT-organoj k sekve limigi la aperon de la « Sennaciista Bulteno » nur por publikigo de materialo, kiu pro troa polemika karaktero ne povus tie trovi lokon. K-do J. Stadler estis unuanime reelektata kiel sekretario k sekve al lia adreso : Vejprnika 97, Plzen (Ĉeĥoslovakio), oni skribu pri ĉio, kio koncernas la Frakcion.

40 Gek-doj vizitis la kunvenon. Ulo.

TRA LA ESPERANTA GAZETARO

« Sankta Mario » helpas katolikajn esperantistojn.

« Espero Katolika » (aŭgusto) dediĉas la tutan n-ron al la « virgulino » de Lurd (Lourdes), k pastro Giralt diras en sia redaktora enkonduko i.a. jenon : « … Pasintan jaron, malgraŭ multaj malfacilaĵoj, ni tamen per Ŝia¹ helpo povis sukcese kongresi en la benata urbo de la Aperoj. Ŝia helpo estis tiel evidenta, ke ni restis al Ŝi ŝuldantaj publikan dankateston. »

Evidente ! sen la kredo al la miraklofaroj la esp-istoj katolikaj ne estus elspezintaj la monon bezonatan por partopreni sian esperantistan kongreson ! En ĉiu alia loko la kongreso estus malsukcesinta, ĉu ?…

Pri la esperanto-kongreso en Hitlerio

verkis indignan artikolon I. Lejzerović [?] en « Pola Esperantisto » (aŭg.-sept.). Ni legas ekz. : « … Se tamen I.C.K. opiniis utila la okazigon de la kongreso en Kolonjo nunjare, se ĝi « kaŝis en tirkeston » la senvaloran verdan standardon, k iris en la Trian Regnon por « jubilei », kiam la plej bravaj amikoj de la verda standardo putras k suferas en la karceroj k koncentraciaj tendaroj… se ĝi propravole iris en la trian regnon, kiu cinike k vandale neniigas ĉion, kio inter aliaj ankaŭ karakterizas la esperantismon — tiam ni postulas klarecon. Tiam ni postulas revizii la esencan karakteron k ideologion de la esperantismo !… » ktp.

« Klasdiferencoj ne plu ekzistas. »

K-do J. Trillet en « Fajrero » (n-o 6) raportas pri sia vojaĝo kun delegitaro al Sovetio, kie li konstatis i.a., ke « klasdiferencoj ne plu ekzistas ». Pruvon pri tiu aserto oni vane serĉus aŭ ĉu oni trovu ĝin en la frazo sekvanta tiun gravan eldiron : « Estas fakto, ke ĉie k por ĉiu, viroj k virinoj, laboristoj aŭ direktoroj, soldatoj aŭ oficiroj, oni salutas unu la alian nur pere de la vorto kamarado. Diri al iu : sinjoro, tio ŝajnus grava insulto ». ? Nu, tiuokaze ni memorigu al K-do Trillet, ke en iu fama revolucia periodo en Francio oni ankaŭ konsideris kiel insulton la vorton sinjoro k anstataŭigis ĝin per civitano ; k ankoraŭ hodiaŭ oni povas legi sur ĉiuj publikaj konstruoj en Francio la devizon : Libero, Egalo, Frateco. Ĉu tio sufiĉis, por ke la apliko de la nomitaj principoj, vere efektiviĝu ? Kaj ĉu sufiĉas nomoŝanĝo por malaperigi la klasdiferencojn ?…

La Kritika Observanto

titoliĝas nova kvaronjara « revuo politika k kultura », kies unua n-ro ĵus aperis². Sur la kovrilo ni legas devizon de Leonard Nelson (fondinto de ISK) : « Raciopolitiko ne povas esti alia ol politiko de justeco. Ne toleri maljuston, helpi al tiuj, kiuj mem ne estas kapablaj defendi sian rajton, tio estas la tasko de tiu politiko ». La artikoloj en la revuo estas verkitaj laŭ la tezoj de ISK ; ni sekve trovas ekz. en la plej ampleksa artikolo : « Faŝisma, marksisma k raciisma politiko » (de M. Hart) argumentadon kontraŭ la demokratio (« la plimulto de iu popolo certe povas esti la malpli klera parto »), kontraŭ relativismo k skeptikismo, por kredo je la ekzisto de vero k justo. Ni notas ankaŭ artikolon de H. Pl. kontraŭ ISE k por SAT. Unuavide surprizas la frapanta similo inter la programo de ĉi tiu revuo k la celo de SAT, k oni sin demandas, kial la eldonantoj ne utiligas la SAT-organojn por servi al sia afero ? Sed, informiĝinte pri tio, ke la karaktero de la entrepreno ne estas privata, nome ke ĉe la bazo de tiu eldono staras la sankcio de iu partitendenca instanco, ni povas saluti ĝian aperon, kiel ĉiufoje, kiam proleta organizo neesp-ista konsentas utiligi per sia propra aparato k siaj propraj rimedoj esp-on en la praktiko.

Bedaŭrinde la lingvaĵo ne estas senmakula. Tiel ni trovis : vekigi, falsigi (anst. veki, falsi), feŭdaluloj (anst. feŭduloj), ekspozi (anst. elmeti, prezenti), disidentaj (anst. skismiĝintaj) provokis (anst. okazigis, kaŭzis, estigis), k.a.

(Daŭrigota.)

¹ T.e. Maria. — Red.

² 16 paĝoj k kovrilo. Formato : 13 × 20. Red. k Admin. : 6, Sentier de la Sablonnière, Malakoff (Seine), Francio. Abonprezo (4 n-oj) : 4 fr. (0.80 mk. g.).

Korektoj al la « Kongres-Protokolaro »

K-do Veen (13.606) petis nin atentigi la legantojn pri jenaj korektoj en la «Protokolaro»: Li diris (p. 3, rilate al « Deklaro ») sence : « La nederlanda L.E.A. elverkis specialan deklaron, kiun ĝi prezentas al la LEA-oj ». Sur p. 4 (rilate P.E.B.) oni forstreku la vorton «oficiale», do legu : « ne subtenas ĝin ». Kaj responde al K-do Aarse (pri sama temo) li aldonis, ke K-do Faulhaber, la Federacia prezidanto, ne faris tion kiel prezidanto de NFLE, nek esprimis sin tiel, k ke lia letero cetere por PEB, laŭ sia enhavo, estas tute sensignifa. — Sur p. 10 (rilate kongreslokon) li ne proponis Parizon, sed Antverpenon.

En n-o 408 de « S-ulo » (p. 106, 3-a kolono, lin. 32 de supre) bonv. legi : « Sur paĝo 59 de « Naciismo » ktp. (anstataŭ p. 54). Nur post korekto la teksto iĝas komprenebla.

GRAVE ! — De nun oni trovos niajn poŝtkonto-n-ojn regule sub la titolo de la gazeto ! Aliaj kontoj senvalidiĝis ! – Ni rimarkis, ke la poŝtmandataj kuponoj el Aŭstrio (iafoje) k hispanio (ĉiufoje) estas skribataj ne de la sendinto mem, sed verŝajne de poŝtisto. Tial la adresoj estas kripligitaj. Pri evtl. fuŝo de l’mendo ni tiuokaze ne respondecas. ADM.

Radio-programo

25.X. : 21.30-21.50 h. Minsk, 1105 m, parolado (same : 27.X.,1.,3.,5.XI.)

28.X. : 16.15-16.30 Tour Eiffel, 1445 m, parolado pri turismo (same : 4.XI.)

29.X. : 11.30-11.50 Marseille-Provence, 316 m, literaturo. 13.00-13.30 Karlskrona, 196 m, lingvoj.

NIA POŜTO

17.484. — La versaĵo ne taŭgas por niaj gazetoj pro sia rasa k religia tendenco.

1 162. — Via artikolo (« Diferenco… ») estas ne sufiĉe klare verkita, por povi ĝin aperigi ; ni mem ne komprenis la tutan sencon.

18.334. — Spaco tute mankis ĉi-numere ; via resp. aperos plene en nov. « S-ulo ».

Nekrologo

La 24-an de sept. mortis la agema k idealisma K-do

Jozefo Fox

SAT-ano 14 217 (Praha).

Li estis dum jaroj sekretario de la Laborista Ligo Esperantista en Ĉeĥoslovakio k dediĉis ĉiujn siajn fortojn al nia movado. Ni memortenos la laboristan Zamenhofanon.

SAT-anoj el Ĉeĥoslovakio.

KORESPONDADO

ĈEĤOSLOVAKIO.

K-do Frant. Chudarek, Nyrany 301 ĉe Plzen, 20-jara, kĉl pri ĉt.

NEDERLANDO.

K-do L. Meijer, fervojisto, Von Zesenstr., 51, III, Amsterdamo, dez. kor. pĉt. Resp. gar.

SVEDIO.

Nia klubo aranĝos letervesperon la 11. nov. 50 gelern. el kursoj de W. Burgemeister dez. kor. Skribu multnombre al K-do John Jacobsson, G. Ornasgat 20, Amal.

Mi interŝanĝas PM el URSS, Polio, Svedio, Norvegio, Danio, Holando, Belgio, Finlando, Latvio k Hungario. Mi sendos ĉeĥoslov. PM en tiu sama valoro. Certa respondo. Svarcer Josef red. de Lab. Turisto. Modrany apud Praha, Tyrŝova ĉtvrt 1001.

Memornoto

PRIESPER., ARTIK. K NOTOJN ENVAHIS : De Fakkel, Amsterd., 8., 15., 22.9., 29.9 ; Signalen, Stokh., 7.,14., 21., 28.9. 5.10. ; Arbetaren, Stokh., 8., 14.9. ; L’Effort, Lyon, 9.9. ; Le Jeune Prolétaire, Paris, sept. ; The Plebs, Lond., sept., pri sennaciismo. Claridad, Buenos-Aires, 26.8. (rubriko).

PRI LA KONGRESO RAPORTIS : Nepszava, Budapest, 6.9. ; La Solidarité, Ĝenevo, 16.9. ; L’Ouvrier du Bois, Lausanne, 13.9. ; Le Travail, Ĝenevo, 2.9. ; Arbetet, Malmö ; 3.8., Stokh. Tidningen, 7.8.

Ekster nia movado

Ĉe la skolta mondjamboreo en Hungario partoprenis ĉ. 180 esperantistaj skoltoj el 24 nacioj. La aktiveco de la esperantistoj trovis favoran atenton.

En Estonio oni uzis grandskale esp-on okaze de tutlanda jubilea Kantfesto en Tallinn, kiun partoprenis ĉ. 20 mil gekantistoj k muzikistoj. Pri tiu festo la Esp. Turista Komisiono propagandis eksterlande per esp-o. Ĉe la disaŭdigo de l’festo per radio oni uzis por la klarigoj krom la estona lingvo esp-on.

Pluraj gvidantaj personoj el Aŭstrio esprimis sin dum la lastaj du monatoj favore por esp-o, nome la ministro por komerco k trafiko F. Stockinger, la ŝtatsekretario por laborhavigo k fremdul-frekvento O. Neustädter-Stürmer, la rektoro de l’Viena universitato, prof. dro E. H. Tomek k la iama kanceliero k militministro K. Vaugoin.

Anglalingva policista gazeto (en Glasgovo) publikigas esp-kurson.

Laŭ ŝtata dekreto aperinta en julio, la nederlanda registaro permesas al la ŝtataj oficistoj porti la verdan stelon dum la deĵoro k ĉe apero en uniformo. (Sed ĉu ankaŭ tiun sur ruĝa fundo ?)

Zamenhofa monumento estis inaŭgurata la 29. julio en la nederlanda urbo Bergen-op-Zoom.

Ankaŭ T.A.G.E. (Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistaj) k ĝia revuo (Intern. Pedagogia Revuo) forlasis Hitlerion ; ĝia sidejo troviĝas nun en Holando, kie formiĝis nova laborkomitato. Adreso de l’administranto : P. Korte, Schoolstr. 13(, Veendam Nederl.).

[REKLAMO p.6] ĴUS APERIS dank’ al la antaŭpago de Usonaj interesitoj Komentoj al la Komunista Manifesto Kompilis k tradukis el la angla T. Veder 56 pĝ. Prezo : 3.60 fr. fr. Ni atentigas tiuokaze, ke la KOMUNISTA MANIFESTO de Marks-Engels ankaŭ estas havebla ĉe SAT por la prezo de 2.40 fr. fr. SAT, 23, rue Boyer, PARIS 20.

N.º 411, 25 de noviembre de 1933

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

10-a JARO, N-o 411 — MONATA ESPERANTO-GAZETO — 25. NOVEMBRO 1933.

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO, ADMINISTREJO K SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO : 23, rue Boyer, Paris 20e Poŝtĉekaj kontoj je nomo de SAT-Paris : Bruxelles n-o 358 189, S’Gravenhage n-o 211 533, Kopenhago n-o 4 986, Leipzig n-o 85 148, Paris n-o 1234 22, Stokholmo n-o 74 153, Wien n-o D-109 068, Zagreb n-o 41 448, Zürich n-o VIII-200 49. Alilande oni pagu per poŝtmandato je nomo de SAT, bonvalutaj devizoj en rekom. letero aŭ bankĉeko je nomo de « L. Bannier ».

TRA LA VENTEGOJ

Kiam fariĝis fakto, ke K-do Lanti forlasis la gvidadon de SAT, ni sentis la neceson ne nur diri nian bedaŭron, sed ankaŭ nian varman dankon pro la farita laboro k ĉefe pro tio, ke li signis al ni la vojon. Sed verdire, ni estis iom embarasitaj. Estas ja malfacile paroli tute objektive pri la meritoj de homo, kun kiu oni kunlaboris intime dum multaj jaroj, — k ni scias, ke Lanti juĝus pri ni severe, se li opinius, ke ni direktas al li flatajn banalaĵojn.

Feliĉe forigis nian embarason la redaktoro de « Laborista Esperantisto » (organo de la nederlanda LEA). En ĝia oktobra n-ro ja aperis nederlandlingve artikolo pri nia gvidinto. Ni do simple publikigos ĉi sube ties tradukon, kiun bonvolis havigi al ni K-do Alings.

Pro la motivo pli supre eldirita, ni aldonas nenion al la dankesprimo de niaj holandaj K-doj. Sed almenaŭ ni volas mencii, ke la publika, konata laboro de Lanti eble ne estas la plej grava, la plej dankinda. Ni volas diri per tio, ke li faris tute anonime tre multan laboron k ke lia abunda, ampleksa persona korespondado kun K-doj el la tuta mondo tre utilis, ĉefe en okazoj, kiam SAT-anoj ŝanceliĝis pro nesufiĉa informiteco pri iaj aferoj. Multaj, tre multaj K-doj povas atesti, kiom da bono, da profito, da fervoriĝo ili ĉerpis el liaj leteroj, ofte rapide k eĉ fuŝe skribitaj.

Vole nevole, per sia agado Lanti fariĝis mondkonata en la esperantistaj rondoj, sed ni scias, ke neniam li celis k eĉ pensis penadi por akiri popularon. Lia karaktero estas tiu de severa individuisto, kiu celas nur al kontentigo de sia propra konscienco k memjuĝo.

Dum Lanti gvidis la SAT-organojn, neniam li konsentis al tio, ke lia portreto aperu en ili, kvankam multaj legantoj deziris tion. Sed lastatempe, en Skandinavio, li estis tiom ofte fotita k portretita, ke estus liaflanke ia afekto, se li ne konsentus liveri al ni bildon, kiu montras lin laŭ la ordinara aspekto, kiun li havas, irante al sia lerneja laboro. Pri tiu punkto ni do pekas kontraŭ lia ekzemplo ; certe neniu leganto riproĉos al ni pro tio…

En nia propra nomo k en tiu de multaj, tre multaj SAT-anoj, — pri tio certigas nin ricevitaj leteroj, — ni dankas al la SAT-ano Unua k promesas fidelon al liaj instruoj : fariĝi memstare k racie pensantaj homoj k senĉese plifortigadi nian konvinkon, ke la tasko ekipi la proletan klason per mondlingvo estas plej grava, plej necesa k inda je ĉiaj oferoj.

L. Bannier, N. Bartelmes.

Kiam hodiaŭ oni parolas pri K-do Lanti, ni scias, ke ne plu temas pri iu nekonato. En la vicoj de la esperantistoj, k precipe en la laborista esperanto-movado, lia nomo ricevis certan famon.

Ne nur en nia lando, pro nia propagandado por SAT, sed en la tuta esperanto-mondo, kie li havas siajn amikojn k… kontraŭulojn. Li ne estus eminentulo, se li ne havus ankaŭ ĉi lastajn k, ni povas aldoni, lia laboro ne estus havinta signifon aŭ enhavon. Sekve oni ja foje parolis pri la « Lantiismo ».

Li montriĝis esti gvidanto k karakterizas lin tia la fakto, ke li, kvankam laca k malĝojigita pro multspeca

[BILDO p.1 | 33,38,64,95] Portreta foto de E. Lanti: maljuna viro kun ĉapelo kaj blanka barbo, vidata profile, kun mana subskribo sur la foto. Subskribo: «E. Lanti».

kontraŭagado en propra kampo, ne forlasis en kriza tempo sian postenon, kiun li akiris pro siaj spiritaj kvalitoj, k nur nun senŝarĝigis sin, ĉar montriĝis, ke estas savita lia ŝipo k pilotita en sendanĝeran havenon. Dekdu jarojn ĝi suriris laŭ lia kompaso la mondmaron, dum submaraj ondegoj minacis fendi ĝin, akvomasoj ĝin frapegis k el ĉiuj direktoj ventegoj ĝin torturis.

La strukturo tamen pruviĝis esti taŭga por kontraŭstari ĉiajn sin kunigantajn al detruo elementojn. Ili povis deŝiri kelkajn negravaĵojn, sed la direktilo restis. La direktilistoj k la fidela ŝipanaro, kiuj fidis sian ŝipon k ĝian kapitanon, restis surŝipe. Nur la nelojaluloj, tiuj, kiuj ne kredis en la iama atingo de la celo, forlasis la, iliaopinie, subakviĝantan ŝipon por tamen mem perei en la maro, aŭ por transiri al alia laŭŝajne pli solida boato, kiu postulas malpli de iliaj povo k kapabloj.

Ĉiuj veloj estis hisataj, la breĉoj ŝtopataj.

Tiel la ŝipo de Lanti atingis plenforte sian dektrian ankrejon. Tie, en la Stokholma haveno, salutate entuziasme, K-do Lanti povis forlasi sian gvidpostenon por ĝin transdoni en aliajn manojn.

Tiel ni volus karakterizi SAT k Lanti, kiuj tiel firme interligiĝis. Memkompreneble estas, ke K-do Lanti kiel fondinto de SAT donis al ĝi la spiritan enhavon, devenintan el lia esperantisteco. Ĉar li havis grandan simpation por Zamenhof, la homo k kreinto de tiu lingvistika monumento esperanto, estas nemirige, ke ambaŭ kuniris tiome, kiome ili samopinias, ke ne sufiĉas propagandi esperanton simple kiel lingvon, sed ke ĝi bezonas animon, kiu havigos al la lingvo pli gravan funkcion k sekve tial vivpovon. Lerninte esperanton, li ne kontentiĝis per persona praktikado, sed serĉis fervore vojojn, kiuj kondukus al kiel eble plej vasta disvastigo, en la intereso k la servo de la proletaro. La atendita subteno de la laboristaj instancoj ne venis, k anstataŭ ricevi la helpon de Komintern, kiel li esperis, venis la sciigo, ke ĝi ne povas sin okupi pri tiaj aferoj. Pro ĝiaj bazo k strukturo oni ĉiuflanke suspektigis k malŝatigis SAT k ties gvidantaron ĉe instancoj, kiuj ne povas havi ideon pri la ebloj de esperanto, ĉar tiuj tute ne scias ion

— página 2 —

8 — SENNACIULO

pri tiu ĉi mondlingvo k ĝia valoro por la laborista movado.

Sciante, ke per aplikado de esperanto aliaj k pli taŭgaj vojoj povas esti surirataj, kiuj kondukas al mondsocialismo, Lanti ne lasis sin forpuŝi, k li plenumadis kiel laborista esperantisto sian taskon en la servo de la mondproletaro. Kiel organizo SAT akiris sian apartan signifon, same pro sia strukturo, kiu ebligas al siaj membroj plivastigi sian horizonton. Kiam SAT finfine propramaniere eluzos la nefacile akiritajn spertojn, esencigitajn per propraj ideoj, en la batalo por pli bona socio, por pli altgrada vivordo, k kun propra rigardo en la mondokazaĵoj, k ignorante limojn k naciojn, penas influi la disvolviĝon al tio, tiam oni ne faru riproĉojn al SAT aŭ ties gvidanto, sed al la laborista movado k ties gvidantaro en ĉiuj landoj, kiuj preterlasis konduki tiujn influhavajn ecojn en sia direkto. Dank’ al tiu preterlaso la « sennacieca » asocio tutmonda, estante kultura organizo, povis fari pioniran laboron inter la esperantistoj. Kaj povis plivastiĝi la ideo pri la « sennaciismo ».

Al K-do Lanti ni dankas la instruon pri la tutmonda laborist-esperantomovado, pere de liaj spirita gvidado k verkaĵoj. Tiujn vortojn ni volas dediĉi al K-do Lanti ĉe lia foriro el la gvidado de SAT, kiun li tamen, ni esperu, ankoraŭ longe subtenos konsile k fare en ĝia peza tasko.

[BILDO p.2 | 38,6,57,19] Emblemo de la kongreso: laboristo levanta stelon super urbaj konstruaĵoj, kun la surskriboj «XIV-a Kongreso de SAT», «Esperanto», «Valencia-Hispanio 3-8 aŭg. 1934».

14-a Kongreso de SAT en Valencio (Hispanio)

3.-8. aŭgusto 1934.

UNUA KOMUNIKO.

Kvankam nia rondo estas ankoraŭ malgranda k nova en la prolet-esperantista movado, tial ke ĝi tute ne ekzistis antaŭ nur kelka tempo k ni mem estas tre junaj k malspertaj, ni tamen kun granda ĝojo akceptis la organizadon de nia venonta Kongreso kun plenplena espero k konvinko, ke se ne mankas la subteno de ĉiuj lojalaj k fidelaj Gek-doj, ne pro tio nia XIV-a estos malpli brila k sukcesa ol la ĝisnunaj SAT-Kongresoj.

Kongreskomitato dividiĝas en tri fakojn : Rilatoj, Propagando, Administro, gvidatajn respektive de jenaj respondecaj K-doj : R. Kiles, L. Hernandez k R. Palomares k priservatajn de jena subkomitato : K-dino Angelita Soler k K-doj A. Cortés, Fko. Marco, Fko. Moreno, J. Ventura k J. Santiago. Ĝenerala servo : Loka Grupo Laborista Esperantista.

KONGRESKOTIZO : Interkonsente kun la Direkcio ni fiksis jenan unuecan kotizon :

10 pesetoj (egalas al 21 fr. fr., 2 guld., 5 sved. kr.)¹

Monon sendu al SAT, aŭ al : Francisco José Montesinos, str. Rafol, 2-2o, Valencia. Kiu pagos al tiu adreso, bonv. sendi sian aliĝon al la Organiza Komitato de la 14-a SAT-Kongreso (str. Horno del Hospital, 12). Aliĝiloj sen samtempa pago estas nevalidaj. Ĉiuj aliĝintoj ricevos kongreskartojn. Ni petas vin por plifaciligi nian laboron, anonci vian partoprenon baldaŭ ; petu Aliĝilojn ĉe la O.K.K. aŭ via Peranto. Krome Aliĝilo enestos la Jarlibron !

Ni presigis grandan kvarkoloran murafiŝon tre artan pri la Kongreso, speciale taŭgan por grupoj. Ili estas haveblaj po 0.60 pesetoj por ekz-o (t.e. 1.25 fr.fr. aŭ 0.25 sv. fk. aŭ 1 resp. kupono). Ĉe mendo de pli ol 1 ekz-o ili kostas 0.50 ps. por ekz-o. Al Grupoj, sindikatoj k.s. ni liveros ilin senpage. Zorgu jam pri agentejo por la propagando de nia Kongreso.

¹ Ni konsentis pri tiu kotizo iom pli alta ol kutime, pro tio ke en Hispanio nia Asocio ankoraŭ ne estas tre firme enradikita k la O.K.K. faros kun la kongres-propagando samtempe sisteman propagandon por SAT en Hisp. — Dir.

Komuniko de la Direkcio

Elekto de Konflikt-Komisiono.

La K.K. estas elektita laŭstatute en kunveno de la Roterdama SAT-anaro de la 22. oktobro 1933. Kiel sciate, la XIII-a Kongreso komisiis al la Roterdamanoj starigi la K.K. en ilia urbo. Ili mem estis la proponintoj. En la unua kunveno de l’SAT-rondo ne ĉeestis la statute postulata nombro da K-doj, nome 2/3 (ĉeestis nur 39 el 88). La 22.10. la regula nombro, en ĉi tiu kazo la duono, estis atingita : ĉeestis 46 K-doj el 88 (do pli ol la duono).

Estas elektitaj en la K.K.-on jenaj tri K-doj : Jan Bout (15 396), inĝ. B.B. de Regt (18 456) k Bas Wels (17 668). Adreso de la sekretario : Jan Bout, Watergeusstr. 24, Rotterdam (W), Nederlando.

Ricevinte k kontrolinte la protokolon pri la elekta kunveno, ni konfirmas la regulecon de la elekto. La investitaj K-doj sekve rajtas funkcii de nun kiel K.K.-anoj.

Ni ĉiuj streĉu niajn fortojn por sukcesigi A.D.L.E.L.

— Ĉu vi scias legi ? — Kia demando ! — Sed ĉu vi scias legi sufiĉe flue k senpene, por ĝui, ekzemple, ampleksan romanon en esperantlingva vesto ?

Multaj demanditoj eble fiksos sur vin iom ĉagrenan rigardon ; ili konfesos kun sincero, ke nur kun granda peno ili legas nian literaturon, eĉ belartajn verkojn, kiuj estas prezentitaj en formo de simpla rakonto aŭ romano.

La kaŭzo troviĝas kelkfoje en la speciala stilo de iu aŭtoro ; ne ĉiu verkisto kapablas vesti siajn pensojn en klaran formon. Sed plej ofte tamen ni serĉu la malsukceson en manko de ekzerco ĉe la leganto. Oni tre ofte emfazas pri la neceso multe paroligi la lernantojn en la grupoj k rondoj. Oni unuavice postulas de bona kursgvidanto, ke li kapabligu siajn kursanojn konversacii en esperanto. Sed mi konas ankaŭ esperantistojn, k cetere vi mem ankaŭ konas ilin (ili ne ĉiam estas izoluloj !), kiuj akiras la lingvon ununure per legado, per trastudado de libroj. Ili havigas al si unu libron post la alia, k se la unuajn ili legadas malfacile, la sekvantajn ili sorbas flue. Kaj kutime la lingvosento disvolviĝas tre forte ĉe tiuj studantoj ; ili ekregas la nuancojn de la lingvo k manipulas ĝin kun mirinda certo.

Nenia pli taŭga lingva perfektigilo ol bonstila libro ! Homoj multlegintaj, kiuj neniam antaŭe havis okazon paroli esperanton kun alia persono, praktikas la lingvon klare k senerare ĉe la unua okazo, kiu prezentiĝas al ili (post venko super la ordinara timosento, kiun ĉiu devas trapasi).

Unu el la celoj de SAT ankaŭ estas, akceli la kreadon de literaturo, spegulanta la idealon de la Asocio. Ekde sia ekzisto SAT eldonadis li-

— página 3 —

SENNACIULO — 9

brojn ; sed ili aperis neregule, sen ia ritmo, k plej ofte ne laŭ difinita plano. Per la starigo de la « Asocio por Disvastigo de Laborist-tendenca Esperanto-Literaturo » ni ĝuste volas fini tiun staton. Per A.D.L.E.L. la eldon-agado estu reguligita, laŭplana ; ĝi estu ritma ankaŭ k seninterrompa.

Oni rimarkis, ke en la lastaj jaroj la eldon-agado de SAT ne multe prosperis. La ĉefa kaŭzo kuŝis certe en la eksteraj okazintaĵoj : skismo kun ĝiaj malfortigaj sekvoj, ekonomia krizo, ktp. Sen tiaj okazoj sendube estus aperintaj pli multaj verkoj ĉe SAT en la lastaj jaroj, ĉar manuskriptoj ja ne mankas. Tamen, gravas ankaŭ, KIO estas aperigata ! Ne ĉiuj legaĵoj respondas al iuj bezonoj ĉe granda parto de la legantaro ! Kaj la longjara depono k treege malrapida disvendado de tiaj libroj ree estas malhelpo por plua eldonado…

La Literatura Sekcio de SAT, observinte la ritmon de disvendado de diversaj verkoj, konstatinte, ke ĝenerale belliteraturaj (beletraj) verkoj multe pli facile disvendiĝas ol sciencecaj, klerigaj k ofte tro abstraktaj legaĵoj, decidis sekve akcepti en la eldonplanon de A.D.L.E.L. nur belliteraturajn verkojn (precipe romanojn). Neniu kontraŭdiros, ke la enhavo de tiaj libroj multe pli konvenas por esperantisto, kiu ne ankoraŭ tre funde posedas la lingvon, ol scienceca, filozofia literaturo. Unuvorte, la Literatura Sekcio opiniis, ke la romano « Jimmy Higgins » de Sinkler aŭ « Kandid » de Volter estas pli volonte akceptataj de la SAT-anaj legantoj ol ekz. « Ŝtato k Revolucio » aŭ la « Komunista Manifesto », kiujn posedas multaj esperantistoj jam en nacia lingvo.

Kompreneble, per tio ne estu farita komparo pri la kvalito de la cititaj verkoj ! Kaj ankaŭ per tio ne estu dirite, ke de nun SAT okupos sin ekskluzive nur pri eldonado de beletra literaturo ! Tute ne. Lasante al A.D.L.E.L. tiun taskon provizi la legantojn esence per belliteraturaj verkoj laborist-tendencaj, SAT restas preta eldoni ankaŭ plue, paralele al tio, verkojn kun socipolitika, scienceca, filozofia, kleriga k eduka enhavoj. Se ekzemple la Socialista Frakcio el SAT-anoj preparas « Socialistan Antologion » kun elektitaj paĝoj de socialistaj eminentuloj, k proponas ĝin por eldono al SAT, nia Asocio certe eldonos ĝin same, kiel ĝis nun ĝi eldonis tiaspecajn verkojn, ordinare proponatajn de anoj de difinitaj tendencoj. Kiel lastdate ankoraŭ « Liberecana Socio » k « Komentoj al la Komunista Manifesto ». Kaj se aliaj K-doj proponas verkon pri Edukado aŭ pri Ekonomio, ni principe same akceptos ĝin por eldono ĉe SAT, kondiĉe ke la financa bazo por la eldono ekzistas.

Tiu eldonado okazu paralele k sendepende de A.D.L.E.L.

* * *

En la antaŭa n-o la legantoj trovis la kompletan ELDONPLANON por la unua serio de libroj, eldonotaj de A.D.L.E.L. en la jaro 1934. Ili aperos, se unu kondiĉo, ja unu grava kondiĉo, estos plenumita : se sufiĉe da K-doj (almenaŭ kvarcento) deklaris sian aliĝon al la entrepreno kun samtempa partopago de 20 fr. frankoj (4 svisaj frk.) ĝis la 15-a DE DECEMBRO. La sumo por la tuta jaro estas 50 fr. frk. (10 svis. fk.). — Ĉu la peto estas tro malmodera ?

Por tio vi bezonas nur kontroli la kvanton k la kvaliton de la libroj eldonotaj. Ja sume la K-doj ricevos legomaterialon el pli ol mil paĝoj dum unu sola jaro¹. La libroj estos eldonataj en sufiĉe granda formato ; ili estos belaspektaj. Ni rimarku parenteze, ke, kiu deziras binditajn ekzemplerojn, tiu kompreneble devas krompagi ioman sumeton por tiu lukso. Pri la valoro de la enhavo garantias la titoloj k nomoj de aŭtoroj por la du unuaj verkoj ; per la aliaj, la originalaj, SAT deziras tute aparte firmigi sian reputacion, deziras elmontri, ke produktaj k kreaj fortoj ekzistas en ĝiaj vicoj.

Mi kredas, ke ne necesas plue insisti ĉe niaj amikoj pri la gravo k la signifo de ĉi tiu entrepreno. Laŭ leteroj ricevitaj ni jam povas juĝi, ke la starigo de A.D.L.E.L. trovis vastan eĥon k estas akceptita de la SAT-anaro kun entuziasmo. Restas do solvenda la buĝeta problemo, restas la ago de sufiĉe granda nombro da Gek-doj, kiuj per sia aliĝo k kotizo donos al la entrepreno la eblon ekfunkcii…

Kaj rilate tion mi havas la konvinkon, ke malgraŭ kriza tempo k multaj malhelpoj, en kiuj baraktas ĝenerale nia movado, la SAT-anoj estos sufiĉe konsciaj por sukcesigi definitive A.D.L.E.L. k ĝian eldonplanon. Mi havas tro da konfido en la sanan forton de nia movado, por ne antaŭvidi la sukceson de klopodoj, kiuj donos al la laborista esperantistaro k ĝia tutmonda asocio pli firman fundamenton k pli vastan disradiadon. Vivu A.D.L.E.L. ! N.B.

¹ Ni respondas al demandintoj, ke en la Skemo de l’Eldonplano troviĝas kalkul-eraro. Tamen principe restos 50 %-a gajno por ADLEL-anoj. Ni modifos ankoraŭ diversajn prezojn, sed la tarifo por ADLEL restos neŝanĝita. La « Vortaro » partoprenas ja en la serio nur per la procentaĵo, kiu estis fiksita je 40 %. Sed tiu libro verŝajne estos pli ampleksa ol taksita en la Plano, k sekve la vendoprezo estos pli alta, dum la proporcia ŝparo por ADLEL-anoj estos pli granda. — N. B.

El niaj Leteroj

… no (Hitlerio), 7.9.33.

… Grupo aŭ rondo ĉi tie ne plu ekzistas. Ĉe nia peranto oni en aprilo traserĉis la loĝejon, ĉar li estis estro de laborista sportunuiĝo. Pro tio por li estis tre danĝere kunvenigi la SAT-anojn. La plej fidindaj el ĉiu el la antaŭaj grupoj renkontiĝas de tempo al tempo, nur por havi kontakton inter si. El la iama loka LEA-grupo oni enkarcerigis depost 10 semajnoj 3 funkciulojn. LEA-on oni konsideras ĉe la polico kiel filion de la K.P.G. Kelkfoje mi kiel estro de la loka S.E.A.-grupo devis iri al la polica prezidejo. Tie oni ĉiam volis scii, ĉu ni pritraktis politikajn aferojn en niaj kunvenoj, kion mi ĉiam neadis, k oni ne povis pruvi la malon… Esperanton la nunaj regantoj tute ne ŝatas. Oni verŝajne malpermesos instrui ĝin. Antaŭ monatoj estis arestita filo de iama SAT-ano ĉi tiea pro politikaj aferoj. Li skribis al sia patro, kun peto, okaze de vizito kunporti por li esp. lernolibron en la malliberejon, ĉar li havus nun multe da tempo k emo por ĝin lerni. La patro ĝoje alportis ĝin, sed en Hitlerio esp-o, kreita de judo, estas « negermanaĵo » k tial la deĵoranta policisto malpermesis transdoni la esp. lernolibron. Li diris : « Estas malpermesate lerni tiun lingvon. Kiu ĝis nun scipovas la lingvon, tiu scipovas ĝin, sed instrui ĝin al iu nuntempe estas malpermesata. »… Pli valore ili taksas instrui al lernejaj infanoj la uzadon de l’gasmasko. Tion en nia urbo oni lernigas nun al 10-14 jaraj infanoj en la lernejo. La geinstruistoj devas esti salutataj de la lern-infanoj en k ekster la lernejo per « Hajl Hitler ! » k braklevo. 12-14-jaraj knaboj, kiuj vizitas duagradan lernejon, estas vere militiste ekzercataj en arbaro aŭ sur soldatekzercejo… Mi vin petas, estonte kiel ĝis nun esti ĉiam tre singardemaj en evtl. skribaĵo al germ. K-doj por ne endanĝerigi ilin…

Aŝ, 30.7.33.

… Pasintjare mi skribis kelkajn artikoletojn por « Internaciisto », ĉar tiam mi estis membro de IPE. La 1-an de decembro lastjare nia grupo kolektive aliĝis al LLE (Lab. Ligo Esperantista en Ĉeĥoslovakio). Pere de la legado de « S-ulo » ni estis informitaj, ke SAT ne estas tia krima internacio, kian « I-sto » ĉiam indikis. Mi devas konfesi, ke iam mi estis fanatika komunisto, sed ne plu. Socialdemokrato mi ne povas fariĝi (k ĉefe, ĉar SAT estis kalumniita kiel socialdemokrata organizo, mi ne jam pli frue aliĝis) ; kio restas ? La fondo de ISE en Vieno tre okul-

— página 4 —

10 — SENNACIULO

rape montris, ke SAT ne estas tia, kia priskribita, sed ke ĝi aspiras la solan ireblan vojon por la proletaro…

« … London W.12, 15.IX.33.

« … Mi ŝatus aboni la Revuon, sed ne povas aboni la duon. Tial mi aniĝos al SAT kun « S-ulo ». Iel, ne povas esperantisto nun esti neŭtralano post la 25-a Kongreso. Dio mia, oni diras min, ke ili kantis himnojn al Hitler !… Via frate R. J. Kerr (Esp-isto 10.394 en la Adresaro de L.L. Zamenhof, 1904). »

Jen ekzemplo imitinda de multaj aliaj, kiuj ĝis nun membriĝas ĉe « neŭtralaj » organizoj, kvankam ilia ĝusta loko estas en SAT ! Bonvenon ni deziras en niaj vicoj al K-do Kerr, tre malnova esperantisto, kiu kuraĝe venas al ni, estante verŝajne la plej maljuna SAT-ano : li estas 83-jaraĝa !

…go (Hitl.), 14.10.33.

… dank’al la maldisvastiĝo de la lingvo inter la poŝtoficistaro k precipe cenzuristaro mi ĝis nun bonorde k regule ricevis « S-ulo » n k « S. R. ».

… Supozante, ke la faŝista partio germ. estas konstante informata pri la stato en Aŭstrio k sekve jam hodiaŭ preparas ĝian anekson, kiel oni povas konstati per la paroladoj k gazetartikoloj pri la aŭstria demando, mi ege malaprobas la kontraŭaĵojn de niaj tieaj Gek-doj¹. Nia k la ekzemplo de la itala laboristaro devus ilin averti k apelacii ilian sanan prudenton. La ideo reprezentita en SAT, pere de nia lingvo konduki mondskale la batalon kontraŭ la naciigo de la popoloj, neniam devas iĝi ludilo en la manoj de ambiciaj laboristoj sin nomantaj esp-istoj. Dum ĉiuj internacioj malfunkciis, SAT ne perdis la interligon. Oni lernu el ĉi tio…

¹ Koncernas al ALLE k ISE.

SEMOJ EKĜERMAS

Kiel multaj legantoj eble jam scias, la Nacia Konsilantaro de Labor-Kolegioj (National Council of Labour Colleges) eldonas jam de pluraj jaroj gravan monatan revuon La Plebo (The Plebs). En la septembra n-ro troviĝas artikolo de Eden k Cedar Paŭl, en kiu la du geaŭtoroj rekomendas tute speciale al la legantoj la studadon de ses libroj. Certe la SAT-anoj ekscios kun intereso, ke el tiuj ses du rilatas al esperanto k precipe al sennaciismo.

La aŭtoroj unue diras, ke : « La lab. movado estas senefika, se ĝi ne prepariĝas por esti la plej potenca el la akuŝistoj de la revolucio », ĉar la edukado estas : « La majstra leksisto ĉe la leksilo de l’tempo ».

Sed sen plia komento ni simple citu la finan parton de la artikolo, kies titolo estas : Politika penso k praktiko :

« Ĉu eblas, ke la laborist-klasa movado faru efektivan progreson, se ĝi ne anstataŭas sian ŝajnan internaciismon per iu vera kosmopolitismo aŭ sennaciismo ? Ĉu iu internacia lingvo — pli bone, sennacieca lingvo — ne necesas por la sennaciigado ? Dum ni skribas, la dek-tria kongreso de la klaskonsciaj esperantistoj, de Sennacieca Asocio Tutmonda, okazas en Stokholmo. Ni ne kategorie asertas, ke esperanto povas ludi, k pli bone ludi, la unuigan rolon, kiun ludis la latina lingvo dum mil jaroj, nek ke ĝi ankaŭ povas doni al la laborista movado la viglon aŭ la skuon, kiuj hodiaŭ estas tiom videble necesaj. Sed eble tio povas esti ; k la regantoj de Sovetio ŝajnas al ni tute ne klarvidaj, pro tio, ke ili turnis la dorson al esperanto. La Manifeste des Anationalistes¹ ĝis nun ne publikiĝis en la angla lingvo, sed ĝia traduko estas preta. La Nacia Konsilantaro de Labor-kolegioj prave agus, alprenante ĝin kiel suplementon al The Workers’ Esperanto Movement² verkita de Lanti. Eble ĉi tiuj du broŝuroj enkorpigas unu el la plej gravaj « politikaj pensoj » de la mondo, kiuj nun fariĝas. »

Sennaciisto.

¹ Temas pri la franclingva eldono de tiu bone konata esperantlingva verketo. ² Temas pri la anglalingva eldono de « La Laborista Esperantismo ».

Propagando en Usono

Por-esperanta artikolo de Dana Slit (Sleeth) aperis en septembro en « Seattle Star », « Tacoma Times », « Spokane Press », « Boise Capital News », « Portland New Telegram », « Los Angeles Record » k en pli malgrandaj gazetoj en Kalifornio k Juta (Utah). La kuna cirkulado estas inter 450.000 k duona miliono da abonantoj k eble unu miliono da legantoj.

El la tricentvorta artikolo, kiu aperis en la 3-a n-o el « Nia Bulteno » (Los Angeles) pli ol 2000-ekzemplere k estis dissendata al pli ol 40 usonaj ŝtatoj, ni citas : « … Esp-o estas agnoskita k hodiaŭ ne nur flankokupo aŭ ludilo de kelkaj stranguloj… La afero de tiuj, kiuj estras [?] la mondon, ĉiam estis havi internaciajn lingvojn por diplomatio, kiujn ĉiuj mastroj komprenis, sed kiuj estis nekonataj de la amaso. Kiam la plimulto el la tutmonda popolo parolos k skribos la saman lingvon, la aferstato ŝanĝiĝos — por kiu benata idealo mi donas al esp-o mian malfortan antaŭenpuŝon. »

Malnovaj legantoj rememoros tradukon en la n-o 376-77 el « S-ulo » sub la titolo « Ies Opinio » k ankaŭ la kritikon, kiu sekvis en n-o 383. Ambaŭ n-oj estis sendataj al Dana Slit, kiel ankoraŭ aliaj poste. La esp-istaro notu, ke multaj miloj da malriĉaj homoj aĉetas la gazetojn ĉefe por legi la dirojn de Dana Slit.

La verda stelo en Hitlerio

Okazintaĵon, kiu verdire ne estas unuopa en sia speco hodiaŭ en Germanio, rakontas al ni nederlanda K-do, kiu travojaĝis la Trian regnon por iri Stokholmon :

Mi trankvile transpasis la limon, k nek doganisto nek S. A.-viro² ĝenis min. Sed mi ĝojis tro frue. Pro vagonarŝanĝo mi devis atendi tri horojn, kiun tempon mi utiligis por promeni en la proksimo de l’stacio. Post 20 paŝoj helppolicano haltigis k intervjuis min pro la kvinpinta stelo sur mia brusto. Rimarkante, ke mi ne komprenas germanan lingvon, li koleriĝis k suspektis min kiel komunistan kurieron. Li deziris malfermi sur la strato mian kofron. Sed tion mi ne permesis, k mi troviĝis baldaŭ en tielnomata helpkazerno de S.A. Sed jam en la atendejo mi postulis laŭte, ke oni permesu al mi interrilati kun la holanda konsulo. Tiuj vortoj faris iom da impreso. Oni postulis mian pasporton k forprenis el la kofro gazetojn, notojn k vortaron esperantlingvajn. Du horojn daŭris la esplorado, ĝis mi povis daŭrigi la vojaĝon, tamen lasante en la manoj de la polico la esperantaĵojn.

Petro el Mevurbo (16 794).

Kie mankas esperanto

Pri la malfermo de la kontraŭproceso, okazinta en Londono por verdikti senpartiece pri la veraj kulpuloj en la ekbruligo al la germana regna parlamento, ni legas en Pariza tagmeza ĵurnalo jenon : « Kiom ajn impresa estas ĉi tiu proceso, senprecedenca sendube en la juĝafera historio, oni devas tamen rekoni, ke al la malferma kunsido mankis iom da digno. Sendube kaŭzis tion manko de organizo k trorapido en la preparoj… Tiel, ĉar oni ne havigis al si kompetentulojn de lingva vidpunkto, la pli multaj deklaroj estis malbone interpretitaj k povis esti netigataj laŭ sia vera senco nur dank’ al iom kakofonia¹ helpado de l’ĉeestantaro ». Ĉu tia fakto, centfoje ripetiĝanta, ne meditigos fine la internacian publikon k precipe la laboristajn gvidinstancojn pri la nepra neceso de internacia lingvo ?

Al niaj perantoj !

Kelkaj el vi ege komplikas nian laboron k certe ankaŭ… vian propran ! De nun vi faru tiel, ke viaj pagoj (poŝtĝiroj, bankĉekoj, monbiletoj ktp) estu paralelaj kun viaj kotiz-, abon- k mendo-listoj. Viaj pagoj kovru tute unu aŭ plurajn listojn, sed neniam parton el unu. Se vi ne sendas monon samtempe kun listo, vi nepre skribu ĉe la fino « inkluzive ĉi tiun liston, mi ŝuldas tiom por kotizoj aktivaj, tiom por abonoj al S.R., tiom por libro-mendoj, tiom por ADLEL, ktp. ». Krome, vi prefere ne prokrastu la pagon, ĉar manko de tiu « substanco » domaĝas al nia afero !

Ni ŝatus ankaŭ, ke vi formu zorge la literojn de la adresoj (pri la konsekvencoj de tiuj neintencitaj fuŝoj, fare de vi, ni ne volas respondeci) k ke vi citu, laŭeble k laŭkaze, la membromatrikulon.

Vi ne povas imagi, kiel tiu metodo simpligos nian k vian taskon. Vi ne forgesu, ke preskaŭ la tutan administradon ni plenumas post nia panakira ofico ekster SAT.

La Sekretario de SAT.

¹ Malbonsona. ² Ano de Hitleraj specialtrupoj.

— página 5 —

Diskutejo

SKOLTA NEŬTRALISMO

(Respondo al K-do 17.265)

Kion mi intencis montri, kiam mi ekskribis pri « skolta neŭtralismo », estis antaŭ ĉio, ke la movado laŭ miaj spertoj k la ĝenerala prudento tute ne estas tielnomata neŭtrala, sed pure burĝa, ne nur laŭaspekte, sed ĝisfunde. Ke ekzistas K-doj, kiuj havas alian opinion, iomete surprizas min. Ke mia artikoleto ŝajnas al K-do 17.265 nur la duona vero, igas min protesti, ĉar ĉiu parteto de ĝi estas bazita sur faktoj.

Antaŭ nelonge aperis libro en Danio pri skolta movado, ĉefe verkita de Baden Povel (Titolo : En kavalira agado). Kaj jam en la recenzo pri ĝi oni povis legi jenan ĝojigan konstaton de konata konservativa kuracisto : « La skolta movado forigas la klaskonscion de pli fruaj tempoj. » (Vere bona organizo por laborista junularo !) Plue oni legas en la libro ekz. pri riĉuloj k malriĉuloj : « Riĉulo povas posedi, ĉu 2-3, ĉu pliajn domojn, sed li ja nur povas esti en unu el ili ĉiufoje, ĉar li ja posedas nur unu korpon, do li tiurilate ne estas pli feliĉa ol la malriĉulo ! »

Laŭ la filozofio de B.P. estas du ŝlosiloj por la malriĉulo atingi la saman spiritostaton kiel la milionulo (!) : 1. Ne multe aŭ tro serioze pensi pri la okazaĵoj ; 2. Esti afabla al ĉio k ĉiuj.

Al tio nenecesas komentoj, ankaŭ ne kiam « la ĉefo » klarigas la demandon pri la posedrajto jene : « Se vi posedas dentbroson k pantalonon, k unu el viaj K-doj ne — kion fari ? » (Jen la solvo pri la granda demando : krizo aŭ plano, malriĉo k riĉo !) Ankaŭ en la libro oni estas instruata pri strikoj. B. P. rakontas, ke li dum striko parolis kun maŝinisto, kiu laboradis spite la ĝenerala laborhalto, k demandinte, kial li funkcias kiel strikrompanto, tiu respondis « kun pardonebla fiero » : « Rigardu ĉi tiun laboron ! Ĉu ĝi ne ŝajnas al vi rava ? Mi ne povas iri for de ĝi ». Do, pro amo al la laboro, skoltoj, fariĝu strikrompantoj k perfidu viajn klask-dojn !

La rilato al virinoj estas priskribata : Oni devas nur rigardi la belajn flankojn (partojn) de la virino, ŝiajn sentojn, intelekton ktp, ne lasi sin « delogi » de ŝi, resti « pura », t.e. virta ktp, do io tute nenatura, nefarebla k nenormaliga.

Laŭ religio oni devas aparteni al la burĝa eklezio, kredi je ĉiuj dogmoj pri Dio, Jesuo, Sankta Spirito, Sankta Virgulino kc. Da tiaj aferaĉoj la libro estas plena. Bona k rekomendinda legaĵo por proletdevenaj infanoj k gejunuloj !

Kdo 17 265 skribas, ke ne dependas de la altrangaj gvidantoj, ĉu tiu, ĉu alia devizo estas uzata de skolta grupo, la spirito tie estas kiel tiu de la lokaj trupestroj, Tiu aserto memorigas min pri ekspoziciego, kiun la danaj skoltoj iam starigis en Kopenhago. Oni fondis ĝin k akcentis ĝin tute militisma k kiam la publiko plendis, la « altrangaj gvidantoj » rapidis senkulpigi sin, pretekste, ke la respondecon pri tio havas la lokaj trupestroj ! Diru al mi, kara K-do, kial oni do havas… « altrangajn gvidantojn » ?

« Ĉiuj skoltoj deziras povi kiel B. P., kiam ili fariĝos sepdekjaraj… » Bone, tre bone. Estas eble, ke la skoltgeneralo estas persone simpatia, honesta, klera, populara ktp. Tamen li estas k restos en proleta imago la spiono k la generalo, militisto, konservativulo, rojalisto (Memoru, ke la angla reĝo ja kunhelpis la fondon de la movado !) — homo, kiun laboristo nur iomete klaskonscia ne povas ŝati.

Kdo 17 265 ankaŭ citas laŭ B. P. : « Sindonemo k servemo peras la ideon pri tutmonda paco, k ĉiu skolto estas frato al alia skolto, neatentante landon, rason aŭ klason. » Kiam oni estas proleto, ŝajnas strange agnoski k kredi, ke mondpaco estus atingebla per sento de frateco. Ĉiu scias, ke same longe kiel limoj, lingvoj, nacioj, kutimoj, antaŭjuĝoj ktp. baros — same longe malpaco regos la mondon. Kaj ankaŭ ĉiu scias, ke precipe la skoltoj konservas tiujn instituciojn, konsiderante ilin kiel ion belegan, sanktan. (Sufiĉas legi la raportojn pri la Jamboreo en Hungario, ekz. « Heroldo » n-ro 31 ! !).

« Vana krio » mia raporteto ne estis, nek estos. Se estas tiel, ke la laboristoj, eĉ SAT-anoj, nur fidas pri la « frateco » inter la membroj de burĝa mondorganizo k tute ignoras la proletajn organizojn por la junularo — mi estas konvinkita, ke estas bezonaj ankoraŭ multaj raportoj k senvualigoj. En Nederlando estas proleta movado por la junularo. « Ruĝaj skoltoj » aŭ « falkoj » oni nomas ilin. Same en Danio oni plurjare havis propran movadon por la junularo, kiu plene anstataŭas ĉiun skoltmovadon. En multaj aliaj landoj laŭ mi tiaj ekzistas (la nombro da anoj al S.J.I. (Soc. Junulara Internacio) estas pli ol kvaron-miliono), do ne ekzistas kialo membriĝi en burĝa (skolta) internacio ; pli trafe estus plifortigi sian propran organizon, starigi sekciojn, kie tiaj ne ekzistas, imiti la skoltan laboron, escepte la burĝajn k militistajn elementojn, aranĝi tendarojn, naturludojn, primitivan sporton ktp. Ke laboristoj povas efiki la aspekton k labormanieron de burĝa organizo, estas afero, pri kiu K-do 17.265 tute pravas. Kaj kie ne ekzistas k ankaŭ ne estas ebloj por starigi propran lab. sekcion, tio estas, kompreneble, farenda. Sed alirilate ne ŝajnas al mi laŭ proleta spirito sendi siajn infanojn en organizon, kies celoj estas parte naivaj, parte reakciaj k entute negravaj por la proletaro. Organizo, kies membroj estas ĉefe burĝidoj (k ĉu proletido fartas bone inter milionulidoj ? !).

Ke la skolt-asocio helpus la « patrion » k batalus kontraŭ siaj alilandaj « fratoj » militokaze, estas afero, pri kiu mi ne dubas. Oni ja preparas k edukas la infanojn tiucele ; certe ĉiu skolto estus preta, sed, kara K-do 17 265, mi dubas, ke ĉiu SAT-ano aŭ pacisto kunhelpus. Singardu viajn esprimojn !

Rilate la skoltmovadon ne ŝajnas al mi konfuzo. Mi diras, konvinkite pri la pravo de miaj vortoj, jenon al ĉiuj lab. gepatroj : « Lasu la burĝojn k iliajn idojn solaj kun ilia « neŭtralismo ». Ni ne bezonas ilian « fratecon » k burĝan ideologion. Al niaj infanoj ni ne deziras inokuli ŝovinismon, religion, faŝismon aŭ klasan konfuzon. Logike ni sendas niajn infanojn al la proletaj junular-asocioj k se tiaj ne ekzistas, ni fondu ilin ! Neniam plu ni toleros tian neŭtralismon, kiu hontigas k mokas niajn plej belajn idealojn. »

P. Thorsen (18.334), Grønnegade 3, Hillerød (Danio).

Por Ŝtopi la Breĉon

  1. listo
  • SAT-anaro de Malmö (pere de Lanti) » 5 sv. kr. 5
  • Muri, 5 kr. n.
  • Restmono de nederl. aŭtobusa grupo al Stokh. (Veenendaal) 27 gd.
  • K-do Vigier (18 069), Valence d’Agen 5.20 fr. fr.
  • Memore pri A. Ozere k S. Gallo 10 angl. ŝil.
  • Ulo 4.25 fr. fr.

[REKLAMO p.5] Ne forgesu mendi la oktobran k novembran kajerojn de SENNACIECA REVUO (se vi ne estas jam abonanto) kiuj entenas valorajn raportojn pri la lab. situacio en la mondo ! Unuopa kajero : fr. fr. 2.50. Jarabono 25 fr. frankoj. SAT, 23, rue Boyer, Paris 20.

Recenzejo

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

JOH. MOST : LA DIA PESTO. El la germ. trad. Seman Tarano. 1932. Eld. D-ro Tobias Sigel, 2916, E. Grand Bould., Detroit (Mich.), Usono. Senpage por ĉiuj sinceraj dezirantoj. 23 pĝ. Form. 9 × 15 cm.

« El ĉiuj spiritmalsanoj, kiujn « la homo dum sia malluma vagado » sisteme inokuladis en sian kranion, la dia pesto estas la plej terura. » Tiel komenciĝas tiu trafa ateista broŝureto, kiu elmontras laŭ satira maniero k el materialista vidpunkto la sensencecon de l’kristanaj dogmoj. La traduklingvo estas flua k senerara.

SELMA LAGERLÖF : LA MONO DE SINJORO ARNE. Trad. Stellan Engholm. Eld. Societo Esperanto, Stockholm I. 110 pĝ. Prezo : broŝ. sv. kr. 1.50.

INTERNACIA CENTRA KOMITATO DE LA ESP. MOVADO : DUDEKKVARA UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO. (Paris, 30.7.-6.8.1932). Oficiala Protokolo, raporto k statistikoj. Raportaro de la oficialaj instancoj al la kongreso. 132 pĝ. Form. 15 × 22. Prezo ne indikita.

BUKEDO. Elektitaj rakontoj, skribitaj en esp. stenografio Duployé-Flageul. 16 p. Form. 10,5 × 16. Prezo : 1.50 fr. (esp. kupono). Eld. de Esp. Stenografio, 9, Bd. Voltaire, Issy-les-Moulineaux, Seine, Francio.

SANTANDER. Teritorio, historio, kutimoj, monumentoj k.c. Aranĝita, tradukita k verkita de Julio Mangada Rosenörn. Eld. Hispana Esp. Asocio dank’ al monhelpo de la Nacia Patronaro por Turismo, Madrid. 1933. 128 pĝ. Form. 13 × 19. Prezo ne indikita.

Jen belega gvidlibro kun multaj ilustroj, reprodukto de popolkantoj ktp., kiu konatigas nin laŭ agrabla maniero kun regiono en Hispanio. Estas atentinda propaganda faktoro, ke oficiala institucio ebligis tiun eldonon.

VALENCIA. Multkolora prospekto, kun malmulta teksto, nur bildmaterialo. Sama eldonejo.

UNUA SLOVAKA KRISTANA PRINCO. Pro milcent-jara datreveno de konstruo de unua kristana preĝejo en ĉeĥoslovaka teritorio la verko de d-ro J. Hodal kompilis k trad. St. Kamaryt. Eld. Komitato de Pribina-festoj en Nitra. Havebla ĉe Slovaka porfremdula Asocio en Bratislava (Hotelo Savoy). 16 pĝ. Form. 11 × 14,5. Titolbildo.

SUPLEMENTO AL PROSPEKTO de Mnemonika Instituto de D. Fajnŝtejn (Zawalna 15-11, Vilno, Polio). Metodo de memorfortigo trifoje premiita de la Pariza Adakemio. Entenas rekomendajn leterojn k recenzojn pri la metodo.

NEOGLIFOJ. La monda skribo de D-ro Alex. Sommer Batek, Praha-Liboc 162. Prezo : 5 kr. ĉ. aŭ 2 resp. kuponoj. Laŭ la aŭtoro tiu « skribo » pretendas esti helpanto de la mondlingvo. Ĝi esprimas ĉiujn ideojn k frazojn per bildetoj.

[REKLAMO p.5] La Komentoj al la Komunista Manifesto kiuj ĵus aperis ĉe SAT (la verketo estas kompilita de K-do Veder laŭ anglalingva materialo) estas utila kompletigo al la fama verko de Marks k Engels. 56 paĝoj. Prezo : 3.60 fr. fr. SAT, 23, rue Boyer, Paris 20.

Jarlibro.

Ni admonas la K-dojn, ke nepre urĝe ili komuniku al ni Perantadresojn en tiaj urboj, precipe grandaj, kie ne jam ekzistas Peranto (ekz. en Lisbono, Vieno). La datlimo principe estas la 1-a de decembro.

— página 6 —

Tra la Esperanta Gazetaro

Kiel sukcesigi niajn kursojn ?

En « Proleta Voĉo » (14-15), la gazeto de Iber-amerika LEA, ni legas, ke la kursgvidantaj K-doj (« profesoroj » ili nomiĝas tute erare, ĉar la vorto « profesoro » havas sufiĉe mallarĝan sencon en esp-o, kontraŭe al tiu en la franca k.a. lingvoj !) iniciatas starigon de Lernant-komitato (evidente laŭ soveta modelo) : « Pere de la « Lernant-Komitato » oni malaperigas la burĝan koncepton, ke instruanto estas supera hierarĥio, k samtempe metas en la junproletaj vicoj organizan principon. La lernant-komitato, semajnon post la malfermo de la kurso (laŭ cirkonstancoj), estas elektita de la lernantoj partoprenantaj en la kurso. Ili sin sentas fieraj k partoprenas en ĝi ĝis la fino… » Ni ne scias, ĉu la sukceso de kurso estas esence influata de la starigo de tiaj komitatoj. Sed provinda estas la afero eble ankaŭ aliloke ol en Hispanio, se… la instruanto opinias per tio povi atingi pli bonan kontakton kun siaj lernantoj !

Reakciuloj !

En « Bulteno de Ĉeĥoslov. Esp. Asocio » (n-o 4) ni legas jenon : « 22.IX. prezidanto de la Klubo s-o Ŝustr parolas pri Cionista kongreso, kiu antaŭ nelonge okazis en Praha. Li komparas ĝin kun kongresoj esp-aj… k riproĉas hebreajn esp-istojn, ke ili nenion faris por propagando de esp-o inter hebreoj dum la cionista kongreso. Sekvis vigla debato, dum kiu s-o Weisskopf detale klarigis div. demandojn k riproĉon de s-o Ŝustr, dirante, ke hebreoj propagandas nun inter hebreoj sian hebrean lingvon, kiu estos ilia nacia lingvo. Estus do malfacile propagandi al ili iun plian lingvon nun, kiam ili ne ĉiuj ankoraŭ parolas la hebrean. » (! Substreko nia.)

La katolika politiko.

En la « Progreso », Prago (n-o 4), ni legas jenon : « Germana Ligo de Katolikaj Esp-istoj (landligo de IKUE) malkovris simpation por la naciismo. En dulingva cirkulero pri « La senco de la nacia revolucio » ĝi flatas k defendas la novan reĝimon k kritikas la antaŭan kondamnon de la nacisocialismo per la germanaj episkopoj ». Senkomente !

Kamaradaĵoj.

En « La Socialisto » (nov.) Vajnhengst unuflanke deziras bonvenon k « socialistan kamaradecon » al tiuj, kiuj volas kunmarŝi kun ISE, sed samspire li elblovas sian ĉagrenon pri la brila sukceso de la Stokholma SAT-kongreso per dukolona furioza polemikado, en kiu tono de soc. kamaradeco absolute forestas. Ni ne ankoraŭ konis tiel malbonhumore la lirikan poeton H. V., kiu scias kelkfoje tre dolĉe agordi sian liron ! Nu, ni bone komprenas, ke la reantaŭeniro de SAT k la deklaro de ĝia Socialista Frakcio ne konformas al la plano de l’skismuloj…

(Daŭrigota.)

Memornoto

REPRESIS EL « S.R. » : De Vrijdenker, Amsterd. n-o 42 (Patrineco de Baĉo).

PRIESPER. ARTIK. K NOTOJN ENHAVIS : Arbetaren, Stokh., 6.10., Signalen, Stokh., 12., 19., 26. 10., 2. 11., L’Effort, Lyon, 30.9., Le Semeur de Nanterre, 8. 10., La Solidarité, Genève, 23.9., Skaraborgaren, Falköping, 18.10., La Revue Anarchiste, Paris, okt. (memore al Gek-doj Ozere), De Fakkel, Amsterd., 24., 31.10. (kun la rezolucio de l’Soc. Frakcio), 3.,7.11., Le Rappel de l’Aube, Troyes, sept., okt.

[REKLAMO p.6] Por Kursoj de Progresintoj la plej taŭga libro estas UNUA LEGOLIBRO. Sat-eldono. Ilustrita. 104 pĝ. Prezo : 6 fr. fr. SAT, 23, rue Boyer, Paris 20.

Ekster nia movado

Fidela uzanto de esp-o, la Lyona Foiro, preparante la propagandon por sia venonta kunveno (8-18. marto 1934) ĵus eldonis novajn presaĵojn en esp-o (afiŝojn, sorbpaperojn, ilustr. PK k sigelmarkojn). Ĝi dissendos post unu monato presitajn invitleterojn en esp-o. Fine la katalogo de l’ekspozantoj entenos, kiel kutime, esp. tradukon de la ĉapitrotitoloj. Adreso : R. Levin, Foire de Lyon, rue Ménestrier, Lyon.

La Esp.-unuiĝo de saksaj geinstruistoj (iam, ho ! tiel pacisma !) aperigas « en la servo de l’propagando » (nacisocialista, kompreneble) bultenon « La Nova Germanlando ». La unua n-o estas dissendita eksterlanden 10.000-ekz-e ; samkvante estas presita Nuremberga parolado de Hitler.

Insbruko (Innsbruck), la urbo de la fremduloj, nun ankaŭ nomis straton laŭ d-ro Zamenhof. La loka Laborista Ĉambro aranĝas nunjare esp. kurson.

La « Turista Klubo de Portugalio » instalis en sia oficejo esperantan fakon.

Nova ĉepoŝta sukceso : La Brazila Departemento de Poŝto k Telegrafo eldonis oficialajn poŝtkartojn kun esperanta teksto.

NIA POŜTO

16 458. — Ni volonte publikigos vian artikolon ; sed neeble en « S-ulo » pro ĝia 6-paĝeco k abundo da neprokrastebla materialo. En venonta « S.R. ».

Radio-programo

25.XI : 15.45-16.00 Tour Eiffel, 1445 m, turismo (same : 2.XII.). 17.15-17.25 Brno, 342 m, parolado kun muziko (same : 2.12.). 22.07-22.35 Leningrad, 1304 m, pri Majakovski (same : 2.XII.).

26.XI. : 13.00-13.30, Karlskrona, 196 m, parolado.

29.XI : 22.05-22.20, Wien 517 m, k relajoj, informoj.

3.XII : 10.10-10.30, Stokholmo, 435 m, Motala k relajoj : Kiel esp-isto tra Eŭropo.

Socialistoj !

Ni intencas dediĉi la ĉefan parton de nia ĉiumonata « Esperanto-Paĝo » en « l’Etudiant Socialiste » (gazeto de la franclingvaj socialistaj studentoj) al peresperanta rubriko :

Ni petas, ke niaj ĉiulandaj socialistaj K-doj sendu al ni materialon por tiu paĝo (raportojn pri nia movado soc. k esperantista, informojn, proponojn, korespond petojn, k.t.p.) Gravas !

Poiraudeau, (sekretario de la Socialista Komisiono de FEO k de la Esperanta Komisiono de la franclingvaj Socialistaj Studentoj) en le Tallud, par Mouilleron, Vendée (Francio).

Tramista Esperantistaro en Stokholmo intencas starigi ekspozicion, ampleksanta informojn pri trafiko per tramoj k aŭtobusoj en aliaj landoj. Tiucele ni insiste petas tramistajn Kamaradojn sendi al ni bildojn de tramoj k aŭtobusoj, de teknikaj detaloj, tram- k aŭtobusbiletojn, dejordividojn, kolektivkontrakton ktp. Ni jam pretigis similan materialon por tuja rekompenco.

Sendu al : K-do Gunnar Gustavsson Hägerstensvägen 138, Stockholm 9 Svedio

Eŭropaj filatelistoj, atentu ! K-do Joh. H. Marsé, Schutterstr. 14, Leiden (Nederlando), dez. interŝ. grandajn kvantojn da PM, 100-1000 pecoj. Se eble ankaŭ po kg. Ankaŭ laŭ mankolisto. Resp. garantiata. Mi ne sendas unue.

[REKLAMO p.6] Biblioteko tuta por prezo liliputa: ADLEL.

Korespondado

DANIO.

K-do Jens Olsen, 24-jara, Lerchesgade 14, Odense, kĉl, pĉt.

FRANCIO.

Socialista junularo Bourget, 25, rue Parmentier, Drancy (Seine), dez. kor. pĉt. kĉl. Certa respondo.

HISPANIO.

Esperanto-Grupo Universala Frateco, Paseo Fabra Puig 35, Barcelono (S.A.), pri ĉt. Resp. gar.

NEDERLANDO.

Lab. Esp. Klubo « Frateco » dez. kor. kun eksterl. K-doj pĉt. Resp. gar. Interŝ. PM. Skribu al H. F. W. Scholten, Hoekenessestr. 46, Dordrecht,

K-do W. Stapel, lokomotivisto, v. Guerickestr. 98 hs. Amsterdam-O. dez kor kun samfakulo en norda parto de Francio. Resp. gar.

20-j. fraŭlo, libropresisto, soc. lab. sportligano, dez. kor. kĉ. Resp. gar. K-do H. E. Vreulink Vijfhuizen (Haarlemmermeer).

K-do Wim van Vuuren, Sparrenstr. 36, Haarlem, lab. sportligano, dez. kor. kĉl. Gek-doj, pĉt, resp. gar.

SVEDIO.

Esp. grupo en Mörarp aranĝos let. -vesperon la 10. jan. Sendu PK, L ktp al Arvid Blomkvist, Mörarp. Resp. garantiata.

Du 20-j. fraŭloj dez. kor. kun Gek-doj el ĉl. K-do Harry Pettersson, Viktoriag. 5, Västerås, k K-do Erik Lundkvist, Hemdal 96, Västerås.

Atentu !

Al ĉi tiu numero estas aldonita la Tarifo por 1934 kiel aparta prospekto. Bonvolu utiligi ĝin por via propra informo k aukaŭ montri ĝin al viaj esperantistaj konatuloj. Komenciĝis jam la varbotempo par la Asocio ! Ni petas vin ne tro longe prokrasti la repagadon de la kotizoj k abonoj, por ke ni sen troaj malfaciloj povu plenumi en la Administrejo la jarkomencan laboron. Kiu volas seninterrompe ricevadi siajn gazetojn k ĝustatempe posedi la novan Jarlibron, tiu pagu laŭeble jam antaŭ la jarfino, sed almenaŭ ne pli malfrue ol en la unua duono de januaro. Superŝutu nin per re-aliĝoj k per nov-aliĝoj. Ĉiu nova membro, ĉiu nova abonanto plifortigas nian agokapablon ! Ĉiu membro faru sian SAT-anan devon !

[REKLAMO p.6] Kiu volas konatiĝi kun la ideoj k la pensado de la gvidinto de SAT, tiu havigu al si nepre la verkon : VORTOJ DE KAMARADO E. LANTI. 190 paĝoj. Form. 13 x 19. Prezo : 10.80 fr. fr. Vi trovos en ĉi tiu volumo multajn meditigajn artikolojn, multajn instigojn k konsilojn ; vi pli ol iam konvinkiĝos pri la neceso de la esperanta lingvo k precipe de la laborista esperantismo. Ankaŭ la demando pri la organiza formo estos al vi pli klara. La granda varieco de la materialo agrabligas la legadon de la libro. Artaj desegnetoj ornamas la diversajn ĉapitrojn. Mendu ĉe SAT, 23, Rue Boyer, Paris XX.

N.º 412, 25 de diciembre de 1933

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

10-a JARO, N-o 412 — MONATA ESPERANTO-GAZETO — 25. DECEMBRO 1933.

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO, ADMINISTREJO K SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO : 23, rue Boyer, Paris 20e Poŝtĉekaj kontoj je nomo de SAT-Paris: Bruxelles n-o 358 189, S’Gravenhage n-o 211 533, Kopenhago n-o 4 986, Leipzig n-o 85 148. Paris n-o 1234 22, Stokholmo n-o 74 153, Wien n-o D-109 068, Zagreb n-o 41 448, Zürich n-o VIII-200 49. Alilande oni pagu per poŝtmandato je nomo de SAT, bonvalutaj devizoj en rekom. letero aŭ bankĉeko je nomo de « L. Bannier ».

VALENCIO

la Urbo de nia XIVa Kongreso

La vorto Valencio estas komuna nomo por la urbo k regiono aŭ antikva regno konsistiginta, kune kun Katalunio, Aragonio k Maljorko, la Aragonan Konfederacion. En ĉi tiu regiono estas du oficialaj lingvoj : la hispana k la valencia, ĉi lasta tre simila k parenca al la kataluna lingvo.

Valencio, kun duonmiliona loĝantaro, estas prospera k bone prilaborita ĉefurbo, kiun ĉirkaŭas multaj industriaj k terkulturaj urbetoj, el kies havenoj eliras ĉiutage grandaj oranĝoŝarĝitaj ŝipoj rekte al nordaj landoj. Sur Valenciaj stratoj estas ofte renkonteblaj la tipaj plugistoj kun siaj nigraj kiteloj k tolaj ŝuoj. La urbloĝanoj vestas sin, kompreneble, laŭ moderna modo. Ĝenerale la unuj k la aliaj estas diskretaj, saĝaj k simpatiaj.

Prave aŭ malprave oni emas kompari la Valencianojn kun Vienanoj rilate la gajon, festemon k artemon de ambaŭ popoloj tiel malproksimaj materie unu de la alia.

En ĉi tiu regiono la klimato estas tre seka k sekve la akvo treege ŝatata, precipe en la kamparo. Por solvi la konfliktojn pri irigacio, ekzistas t.n. « Akva Tribunalo » (Tribunal de les Aigües) unika en la mondo laŭ sia speco, pro kio ĝi fariĝis tre mondfama. Ĉi tiu arabdevena juĝistaro el plugistoj, kiu kunsidas ĉiujaŭde surstrate apud katedrala pordo k nur interparolas valencilingve, juĝas senpapere, senskribe k ĝiaj decidoj estas respektegataj k ĝiaj monpunoj tuj pagataj.

Valencio estas ankaŭ turista loko. Ĝi enhavas gotikajn mirindaĵojn kiel « Palaco de la Ĝeneraleco » (Palacio de la Generalidad), mezepoka parlamento, turo « El Miguelete », du grandaj k belaj urbpordegoj k la Grenborso (La Lonja), ŝtona juvelo, en kies impona kolonara salonego eble okazos la Malferma Kunsido de nia Kongreso.

Ankaŭ ekzistas en la urbo grandaj k antikvaj palacoj k monumentoj. Rimarkinda estas la fasado de « Palaco de la Markizo de Du Akvoj » (Marqués de Dos Aguas).

[BILDO p.1 | 29,51,69,72] Foto de granda konstruaĵo kun turoj kaj kupolo en Valencio; antaŭe balustrado kaj vendejo kun la ŝildo «MERCADO DE FLORES».

La urbo enhavas ankaŭ bonegajn hotelojn kun tre malkaraj prezoj. En tre bonaj k komfortaj hoteloj kompleta gastigado kostas 10-12 pesetojn. En pli modestaj nur 5-6 pesetojn. La kongresanoj certe ne forgesos peti manĝi la famkonatan « Valencian paston » (Paella Valenciana), plej bongusta manĝaĵo por ĉies palatoj.

Apud Valencio kuŝas fama urbeto Manises kun siaj 120 fabrikoj de ceramiko (tamen nuntempe pro la krizo senlaboras plejparto el ili). Sed precipe vizitinda estas la senkompara Valencia kamparo, mirinda tapiŝo kun ĉiuj nuancoj el verdo, sur kiu kontrastas la ĉie dissemitaj blankaj makuloj de la kamparanaj dometoj (la tipaj barakoj), ĉio sub hela k pura lazuro. Tre vasta flora, frukta k legoma ĝardenego, tra kiu eble la Organiza Kongresa Komitato aranĝos peraŭtobusan ekskurson.

Krom ĉio ĉi Valencio estas malkvieta k sprita urbo, vibranta unusone kun la aktuala momento, kio facile estas konstatebla per ĝiaj gravaj ĉiutagaj ĵurnaloj k per ĝiaj multnombraj klerigaj institucioj.

Ĉi tie naskiĝis mondfamiĝintaj homoj kiel Blasko Ibanez, Sorolla, Benlliure, Luis Vives k.a. Sekve de tio, Valencio estas ne nur la « urbo de la floroj », kiel kantadas la poetoj. Pri tiu ĉi urbo oni diras, ke ĝi estas multfaceta. Ekzistas la Valencio araba, kelta, ibera, prahistoria; la Valencio de la artaj fajraĵoj, de la akraj koloroj, de la belaj kulturitaj kampoj, de la gajaj kavalkadoj ; la Valencio de la ĝojo, de la sinforgeso, de la amebrio… Kaj paralele kun ĉi tiu Valencio ekzistas la Valencio mistika, konscia, proleta, ruĝa, simplanima, oferema, de subtila spirito, de delikataj nuancoj ; la Valencio de la metiistoj, de la korporacioj, de la monforĝantaj laboristoj… Du urboj : Antikvo k Moderno. Du epokoj : Novo k Malnovo : Mallarĝaj stratetoj. Longaj avenuoj. Pasinto k Estonto. — Pasinto : moroj, tradicioj — ŝtono. Estonto : simetrio, asfalto — Cemento…

R. Kiles.

— página 2 —

14 — SENNACIULO

La burĝa esperantismo sen kompaso

Kiu ankoraŭ bezonas pruvon pri la foresto de gvida idealo en la burĝa esp. movado, tiu estos informata per la diskuto iniciatita de s-ro R. Rakuŝa, k ties artikolo « Nova ideologio k nova vojo » aperinta en « La Suda Stelo », organo de la jugoslavaj esperantistoj. Vidante la renovigon de freneza naciismo, kiu infektas rapidege ĉiam pli vastajn rondojn k konstatinte, ke en tia medio la mola k sentimentala burĝa homaranismo ne plu havas firmajn radikojn k sekve ne plu taŭgas kiel afiŝo antaŭ la esperanto-butiko, la unuaj burĝaj esp-istoj aŭdigas sian avertantan voĉon, ke, « komprenante la signojn de l’epoko », oni devas « konstrui la esp. movadon sur la naciismo, kiu estas la kerno de la nuntempa ideologio ». S-ro Rakuŝa pravigas tiun ĉi renverson de la ĝisnuna « ideologio», — se oni fakte povas nomi ĉi tiun ĥaoson da opinioj tia — per la sobra k senkomenta konstato, ke « la kerno de la 19-a-jarcenta ideologio, la kredo al racio k intelekto, la kredo al homaro k utilo de la raciigo fiaskis… »

Tiu ĉi kapitulaco de la burĝaj esp-istoj antaŭ la faŝismo, kiun difinas « Heroldo de Esperanto » progresema reakcio, estas tipe etburĝa, ĉar ĝi montras la tutan gradon da seriozo de iliaj idealoj, kiujn ili ĵetas en la rubujon, kiam la « epoko » estas al ili kontraŭa. Honteme ili metas la zamenhofan buston en apudĉambron k neas, kiel Petro la interkonatecon kun Jesuo, la spiritan infanon adoptitan k ĝis nun kun mola koro flegitan. Kontraŭbatali la impertinentan provon de aro da banditoj, de seksaj perversuloj k profesiaj murdistoj, konkeri la estrecon en granda popola ŝtatorganizo, tiu ĉi ideo ne naskiĝas en tiuj ĉi kapoj, aŭ se ĝi frapas la konsciencon de kelkaj individuoj, tiam ĝi ne renkontas la reagantan volon, kiu efektivigu ĝin. Tio estas nia riproĉo al tiuj, kiuj sincere alcelas pli justan k pli homindan socion, kvankam ne sciante la vojon nek konante pli profunde la kondiĉojn de tia socio. La loko de tiaj personoj ne estas en la organizoj, kiuj oportunece adaptas sian movadon al la hazarde regantaj cirkonstancoj, sed pli vere en tiuj organizoj, kiuj senŝanceliĝe sekvas sian idealon rekonitan kiel ĝusta k fonditan ne sur arbitra elpensaĵo, sed sur firma racia esplorado.

La esp. movado bazita sur naciismo entenas neforigeblan kontraŭdiron. La naciismo postulas glorigon de la propra popolo, de la propra lingvo, k konsekvence devas rigardi la aliajn popolojn kiel malpli valorajn. La naciismo tendencas la aŭtarkion, t.e. ĝi sekvas la principon kontentigi ĉiujn bezonojn per propraj rimedoj k eĉ instigas la ŝtatanojn pasigi la libertempon en la propra lando. La popolo havos malpli da okazoj serĉi personan kontakton — eĉ ne volas ! — kun alilandaj individuoj. La solaj personoj agantaj internacie estos la ŝtatgvidantoj, kiuj, dank’ al sia edukado k sia klasaneco, ne bezonas esperanton por la interkompreniĝo. Naciistoj ne interesiĝas pri internacia lingvo, sed pri disvastigo de la propra nacia lingvo. Kiam la naciisma spirito naskiĝas, tiam mortas la kulturo, malaperas la veraj valoroj k sin kaŝas la lumo de la racio. Tiam malprogresos ne nur esperanto, sed ĉiuj konkeraĵoj de la homa racio, tiam velkos ĉiuj floroj de la arto k scienco. La naciismo estas pesto, kiu kripligas la homaron k detruas la ĝermojn de pli bela kulturo, ĝi interfremdigas la homojn k finiĝos nepre per milita katastrofo detruonta la lastajn interligojn laŭrajtajn inter la popoloj.

La veraj pioniroj de internacia lingvo povas esti nur tiuj, kiuj laboras pri nova konstitucio de la homa socio, bazita sur principoj kontraŭaj al naciismo. La fortoj agantaj en tiu direkto troviĝas en la laborula klaso, en tiu klaso, kies anoj suferas la saman sorton inter ĉiuj landlimoj. Tiu klaso bezonas por la nuna tempo la internacian lingvon kiel batalilon, kiu helpas al unuigo de la tutmondaj proletaroj, k poste, foriginte tiun socion estratan parte de banditoj tiu sama lingvo servos por la paca evoluo de la sennacia spiritostato. Tio estas la neŝanĝebla kompaso de la proleta esperanto-movado, la firma poluso, laŭ kiu nia movado sin orientas. La naciisma ventego ne trovu nin rezigne kliniĝintaj. Ĝi instigu nin al pli fortaj streĉoj celantaj forŝiri el la faŭko de tiu monstro la senkritikajn k facil-kredemajn viktimojn, tiujn, kiuj laŭ sia vera karaktero ne apartenas al la reprezentantoj de la naciista kliko¹ profitanta el la eterna disigo de la popoloj.

Al la burĝaj esp-istoj ni diru: Ne kredu, ke vi savos esperanton en la faŝistiĝintaj ŝtatoj per humila adapto de via ideologio al tiu de la naciistoj ! En nia epoko de pliakriĝo de la klasantagonismoj la maskoj ne plu valoras. La frontoj estas klaraj : Por aŭ kontraŭ la sennacieca moralo, por aŭ kontraŭ la senklasa socio, k tio signifas : por aŭ kontraŭ la instalo de internacia lingvo.

Nur socio, ordigita k aranĝita laŭ principoj de l’rajto, ekkoneblaj por ĉiu racia individuo, estos la fekunda grundo por la ĝeneraligo k oficialigo de esperanto. Barbara kulturŝtupo neniam permesos la enkondukon de internacia lingvo, ĉar la neceso evidente ne ekzistas. Ni ne bezonas espon por propagandi naciismon al alilanduloj. Ni ne bezonas ĝin por disvastigi mensogajn militraportojn en kontraŭulaj landoj. Ĝi estu unu el la rimedoj por garantii la pacon k por profunde enradikigi la spiriton de frateco k egaleco en la homaro. Tiel ni faros la « salton en la liberon », tiel ni preparos la grundon por apenaŭ konceptebla kulturo estonta.

Herman Platiel.

¹ Grupaĉo.

Bilanco pri la XIII-a Kongreso de SAT

1. Eksteraj aranĝoj

Enspezoj.

sv. kronoj
Subvencio de sv. fakorganizoj 2.785.—
Solena malfermo 144.—
Ekskurso al Gustafsberg 6.—
Sumo 2.935.—

Elspezoj

sv. kronoj
Interkonatiĝa vespero 808.—
Enirpago Skansen 193.55
Solena malfermo 1.155.26
Gustafsberg 317.—
Diversaĵoj 47.10
Superresto 414.09
Sumo 2.935.—

2. Kongresaj aferoj

Enspezoj

sv. kronoj
Kotizo de anoj 853.48
Kotizo de gastoj 1.395.—
Venditaj sigelmarkoj 143.75
Gajno je literatur-vendo 247.52
Diversaĵoj 75.75
Sumo 2.715.50

Elspezoj

sv. kronoj
Luo de kongresejo 835.—
Kongres-insigno 210.—
Presaĵoj (sigelm., gvidlibro, programo k.a.) 450.—
Labormat. (papero, kovertoj) 73.15
Afrankoj 113.97
Rekompenco al 3 K-doj por perdita labortempo 150.—
Diversaĵoj 54.11
Superresto 829.27
Sumo 2.715.50

3. Bilanco ĉe la Admin. de SAT

Enspezoj : Kotizoj k donacoj — fr. fr. 815.75 Elspezoj : Preso de aliĝiloj — fr. fr. 253.20 Saldo — fr. fr. 562.55

La tuta superresto estas sv. kronoj 1.243.36 + fr. fr. 562.55. Tiun monon oni dividis tiel, ke SAT ricevis sv. kr. 900.— + fr. fr. 562.55, k SLEA sv. kr. 343.36.

Kontrolita, Stokholmo, la 31-an de oktobro 1933. K. E. Eriksson (16 951) — Arne Jonsson (16 949) Reviziantoj de Sveda Laborista Esperanto-Asocio.

Stokholmo, la 22-an de oktobro 1933. Por O.K.K. Ernst Eriksson — Hj. Olsson Prezidanto — Kasisto.

Danke kvitancante la ricevon de la monsumo asignita al nia Asocio, ni komunikas, ke tiu sumo parte utilis por la presigo de la Kongresprotokolaro kiel suplemento al « S-ulo » n-o 409, parte utilos kiel helpo por eldono de la nova Jarlibro. (SAT.)

— página 3 —

SENNACIULO — 15

Komuniko de la Direkcio

Jam en la raporto al la XIII-a Kongreso estis konstatata la neceso baldaŭ realigi la duan eldonon de la « Plena Vortaro ». Ni konscias, ke plia prokrastado malutilus al la reputacio de SAT, dum ĝia aperigo donas konsiderindan moralan profiton al ĝi. Sed SAT mem ne havas la necesan kapitalon ; eĉ ĝi ŝuldas ankoraŭ 11.307.50 frankojn al la aŭtoroj. Tamen, la unua eldono en si mem ne estis deficita, male, ĝi grave subtenis la financojn de la organizo.

Se ni tamen donos baldaŭ al la presisto la manuskripton por la dua eldono, tio okazas pro ia speciala aranĝo k ĉar la malavara pruntado de kelkaj personoj k ankaŭ la konkreta helpo de iuj LEA-oj, kiuj antaŭmendis page sufiĉe grandan kvanton, garantias la pagon de l’preskostoj.

La teknika gvidado pri la verko kuŝas en la manoj de K-do Lanti, kiel por la unua eldono. K-do Banmer [?] zorgos pri la administracia flanko: rilatoj kun la presisto, kolekto de mendoj, ekspedo ktp.

PENSU PRI LA KOTIZO!

(Sugestoj ĝustatempaj)

1. Venis la momento por renovigi membrecon k abonojn.

2. La Tarifo troviĝas en viaj manoj.

3. Ne prokrastu la repagon, por eviti interrompon de via membreco k en la ricevadode la gazeto k de la Jarlibro.

4. Abonu laŭeble ambaŭ revuojn; vi tiele ricevados ĉiu-duonmonate esperantan legaĵon.

5. Memoru ankaŭ, ke varbado de novuloj estas plej facila ĉe la komenco de jaro.

6. Ankaŭ ekzistas multaj malnovuloj, kiuj seninteresiĝis ; necesas ilin veki k revarmigi por nia afero : admonu ilin !

7. Postulu aliĝilojn ! Liveru adresojn de abonigebluloj, al kiuj ni sendos specimenon.

8. Resume : estu akurata por vi mem k estu aktiva en via medio (grupo— kurso ktp)…

9. ?!

SVISAJ K-DOJ !

La numero de via poŝtĉeka konto estas tiu, citita sub la titolo de la gazeto k ne tiu, malĝuste presita sur la verda Tarif-folio, t. e. la n-o Zürich VIII-200 49 estas ĝusta (VII estas erara !)

Ĵus antaŭ la ekprese de ĉi tiu n-ro ni estas informitaj pri la morto de S-ro prof. E. GROSJEAN-MEAUPIN, direktoro de la sekcio «Komuna Vortaro» ĉe la Esperantista Akademio k unu el la aŭtoroj de la «Plena Vortaro» aperinta ĉe SAT. Nekrologa artikoleto aperos en la venonta numero.

El niaj Leteroj

…eno (Hitlerio), 30. nov. 1933.

Komence de marto oni malpermesis al nia SEA¹-grupo (samtempe al la diversaj lab. junularorganizoj) daŭrigi la kursojn k kunvenojn en la urba junulara hejmo. Sekvis fine de marto la memlikvido de SEA. Mi sciigis tion al la polica prezidanto.

[BILDO p.3 | 32,22,62,55] Afiŝo de la kongreso: grandaj literoj «XIV KONGRESO DE SAT», «LABORISTA INTERNACIA ESPERANTO-KUNVENO», «VALENCIA ESPAÑA», «3-8 AŬGUSTO 1934»; terglobo, verda stelo kaj stiligitaj figuroj de laboristoj.

La bela, kvarkolora murafiŝo de nia XIV-a Kongreso. (Havebla ĉe la O.K K. kontraŭ unu respondkupono post 2 semajnoj).

Tamen mi ricevis en aprilo (ankaŭ la aliaj lab. junular-organizoj) polican dekreton, ordonantan, tuj likvidi nian (jam ne plu ekzistantan) SEA-grupon. Tiam jam multaj el miaj gekursanoj troviĝis ĉe la « libervola » laborservo. La reston de miaj Gek-doj (12) mi kolektis k daŭrigis la kurson en iu privata loĝejo. Neĝenate mi ĉiusemajne kunvenis ĝis komence de aŭgusto, kiam ni estis denuncitaj de domloĝantino ĉe la polico. En la koncerna kursvespero sonis subite la sonorilo (estis la 22-a horo) k eniris unu ordinara policisto, du kriminalpolicistoj k 2 « nazi » oj (S. S.²-viroj). Ili komencis traserĉi nin (ni estis 9 Gek-doj) ; tio daŭris 1½ horon ; ili traserĉis ankaŭ la tutan loĝejon, sed trovis nenian « ŝtatdanĝerigan » materialon (krom unu SEA-kantaro). Ni ja ne estis stultaj, ke ni kunportis la korespondaĵojn, SAT-gazetojn ktp. Tion ni faris dimanĉe dum niaj ekskursoj.

La sekvintan kursvesperon la kvin sinjoroj ree « ĝojigis » nin per sia vizito ; sed laŭ ilia diro nur por kontroli, ĉu ni daŭrigas la kurson k ne havas timon. Por eviti pluajn el tiuj « agrablaj » vizitoj, mi nun interrompis la kurson k sendis al la polica prezidanto skribaĵon, petante la polican permeson por gvidi privatajn esp. kursojn. La polica prezidanto kredeble ne estis kompetenta, li transdonis mian proponon al la urba lernejkonsilanto. Tiu sendis al mi jenan respondon : « La propono estas malakceptita pro objektivaj (!) motivoj. Vi havas la rajton protesti kontraŭ tiu ĉi decido ĉe la gubernia prezidanto en A… » Sed mi ne protestis pro certa malsukceso. Intertempe mia rondo malgrandiĝis, ĉar kelkaj Gek-doj flanke de la laboroficejo estis ekspeditaj al la provinco Orienta Prusio, kie ili nun devas labori en la tielnomata « kampara helpo ». Pro tio mi ankoraŭ ne daŭrigas la kurson, sed mi esperas, komence de la nova jaro trovi konvenan loĝejon por daŭrigi mian privatan kurson.

Iu SAT-ano.

…(Hitl.), 22. nov. 1933.

La nacisocialista partio asertas, ke la baloto de la 12-a de novembro estis la plej libera en la tuta mondo. Nu, pri la termino « libera » oni povas havi diferencan komprenon ! En la plej multaj elektodistriktoj, kiujn mi konas, k speciale en tiu, kie mi voĉdonis, la libero estis tia : La elektonto ricevis voĉdonilon por la plebiscito k tian por la parlamento. La balothelpantoj prezentis al ĉiu krajonon k diris : Ĉiu germano voĉdonu publike per « jes ». Kiu ne voĉdonos per « jes » aŭ iros post la kulison (tiuj estis muntitaj en la elektejoj), povas esti nur perfidulo. Spite tio la plej kuraĝaj iris post la kulison. En multaj elektejoj ne estis muntitaj kulisoj, aŭ nacisocialistoj staris antaŭ ili k observis la balotontojn. Post la voĉdono ĉiu ricevis ordenon kun surskribo JA (alia signifo : I-A = azenbleko). Lastsemajne oni venigis el la loĝejo tiujn, kiujn oni supozis perfiduloj k kondukis ilin tra la urbo. Oni pendigis sur ilin afiŝojn kun surskriboj : « Mi estas perfidulo » aŭ « Mi trompis miajn infanojn », ks. Kie staris pluraj personoj, oni haltigis la kondukatojn k ĉiu el ili devis diri tion, kion subdiris la kondukanto. Mia amiko ankaŭ ĉeestis, k li ĉiam devis diri :

¹ Socialista Esperanto-Asocio. ² Milicanoj.

— página 4 —

16 — SENNACIULO

« Mi trompis miajn infanojn », malgraŭ tio ke li estas fraŭlo k ne havas infanon. Ankaŭ ĉeestis 50-60-jaraj maljunuloj. Antaŭ la kondukatoj marŝis nazmukuloj kun tamburo k trumpeto. Tio allogis multajn scivolemulojn, ĉefe infanojn. En nacisocialista gazeto oni povis legi : « En Berlino voĉdonis mortanto kun bona humoro por Hitler… » Cetere oni venigis kriplulojn, lamulojn, ĉiaspecajn malsanulojn, eĉ idiotojn. Ĉiuj devis voĉdoni, ĉu libervole aŭ ne. Kiu ne povis marŝi, estis portata. Al tiaj personoj oni enmanigis en la balotejo jam pretajn balotilojn. Ĉu tio estas libero ?

Nun la « nazi »-estraro fanfaronas pri la rezulto. Kia rezulto ! En la balotejo, kie voĉdonis mia edzino k mi, la voĉoj por la plebiscito egalis al tiuj por la parlamento ; tamen ni ambaŭ partoprenis la voĉdonon por la plebiscito, sed ne tiun por la parlamento ! La voĉdonilojn por ĉi lasta ni kunportis hejmen. Tiel ankaŭ faris multaj K-doj miaj. En balotejo proksima de mi estis kalkulata nur unu NE-voĉo, sed kvar el miaj K-doj, kiuj tie voĉdonas, asertas esti voĉdonintaj per « ne ». Sed eble ĉiuj Hitleranoj estas analfabetaj k ne scias kalkuli : pro tio, ili simple diras — 95% estas por Hitler.

Alia SAT-ano.

VIA ABONO FINIĜIS ! Multaj trovas kun ĉi tiu n-ro la konatan admonilon; ĝi estu signalo por ili, por iri al la poŝtoficejo k plenigi la ĉekfolion aŭ mandaton adresitan al SAT ! Al nederlandaj K-doj, Federacianoj, ni ne sendas apartan admonilon, ĉar ilia pago koincidas kun tiu al ilia LEA-sekcio. Sed ili pensu ankaŭ pri membreco al la tutmonda asocio k, se eble, pri abono al « Senn. Revuo. » !

ADLEL ? Ne fantomo, Sed jam konata nomo.

[REKLAMO p.4] Dum la jaro 1934 fariĝu vi ankaŭ abonanto al Sennacieca Revuo kiu enhavas leterojn k raportojn el la tuta mondo, inkluzive el faŝistaj landoj, verkitajn de niaj K-doj.— Krome valorajn literaturaĵojn (lab. tendencajn) k sciencajn traktaĵojn (lingvistiko, ktp). En ĉiu n-ro : « Sub la Sagoj de l’Kritiko » (recenzo pri esperantaj libroj). 16 paĝoj. Ilustrita. Jarabono : 25 ffr. Estante SAT-ano vi pagas multe malpli altan prezon (vd. la Tarifon en la lasta n-ro)! Unuopa numero : ffr. 2.25. SAT, 23, rue Boyer, Paris XX.

Komuniko de la Socialista Frakcio en SAT

Karaj Gek-doj ! Unu el la plej gravaj demandoj dum la XIII-a SAT-kongreso estis tiu pri la skismo inter Socialista Frakcio k ISE. En « S-ulo » n-o 409 vi trovas en la protokolaro la diversajn opiniojn pri tiu afero. En la kunveno de Soc. Frakcio, kiu estis vizitata de ĉ. 120 socialistoj el 14 diversaj nacioj k al kiu la sveda socialdemokrata partio laborista sendis reprezentanton, oni akceptis rezolucion, kiu ankaŭ troviĝas en suprenomita n-o de « S-ulo ». Montriĝis dum la kunveno, ke la K-doj, kiuj simpatiis al la ideo de ISE, forlasis sian starpunkton nedefendeblan k submetiĝis al la tutmonda organizmaniero, kiun reprezentas nia frakcio. Do ni daŭrigu nian socialistan laboron en la kadro de Socialista Frakcio en SAT. Ni atentigas, ke socialistaj esp-istoj, kiuj restas ekster SAT, havas rajton aparteni al nia frakcio.

Kvankam la aneco estas senkotiza, ni estas dankaj por ĉia monsubteno, kian ni povas ricevi de Gek-doj monhavaj. Por tiu celo ni malfermis poŝtĝiran konton n-ro 565 27, sub la nomo Soc. Frakcio SAT, Upplandsgatan 1, Stockholm 1 (Svedio). Do sendu la adresojn de ĉiuj socialist-esp-istaj Gek-doj, kiuj estas aŭ deziras esti anoj de nia frakcio k kolektu iom da mono por niaj necesaj elspezoj. Ni volas atentigi vin, ke pro la situacio en Germanio ni perdis ĉian materialon, kiu koncernas nian frakcion. Pro tio ni ankaŭ petas al la diverslandaj Gek-doj elekti perantojn k sendi al nia adreso iliajn nomon k adresojn.

La Socialista Antologio.

Pri tiu verko ni volas rimarkigi, ke ĝi enhavos artikolojn de niaj plej eminentaj socialistaj verkistoj, vivantaj aŭ mortintaj, ekz. J. Jores (Jaurès), Emilo Vandervelde, Aŭgusto Bebel, k.a. Niaj sampartianoj en la diversaj landoj estas petataj aranĝi tiel, ke ni kiel eble plej baldaŭ povu disponi la materialon por nia Socialista Antologio. Ni deziras po unu artikolon de unu el la ĉefaj socialistaj gvidantoj k po unu artikolon de unu el la junaj teoriuloj. Krome aldonu mallongan biografian noton pri la aŭtoroj k ankaŭ pli rimarkindajn datojn el la vivo de via partio. Ĉiu lando disponos ĝis dudek paĝoj en la libro k la artikoloj aperos en laŭvica ricevo. Faru vian eblon, por ke via lando estu en la unua vico en Socialista Antologio ! El Estonio ni jam ricevis promeson pri artikoloj k ankaŭ el Svedio. Ricevinte sufiĉan kvanton ni presos la libron k se ĝi bone sukcesos, ni ankaŭ pretigos duan libron. Sciigu al ni, ĉu vi pretas kunhelpi por havigi la materialon !

Atentu ! De la Socialdemokrata Partio Laborista de Svedio ni ricevis subvencion de 300 svedaj kronoj, kiun ni uzos por la preso de la unua libro de Socialista Antologio.

Virina Fako.

Al ĉiuj socialistaj K-dinoj mi alvokas verki mallongan raporton pri la laboro en la socialistaj virinaj asocioj (nombro de l’anaro, gazetoj, ilia nomo, eldonkvanto k.c., labormaniero) laborkondiĉoj en virinaj laborfakoj, speciale virinaj demandoj, kiuj havas ĝeneralan intereson por la legantaro de soc. virinaj gazetoj ; ĉion mi danke akceptas.

Agda Carlsson.

Adreso : Artemisgatan 23, 2 tr., Vårtan, (Svedio).

Peranto por Svedio estas K-do Ivar Mattsson, adr. : Magnebergsvägen 51, Enskede 2 (Svedio), al kiu oni sendu la adresojn de la svedaj socialistoj, kiuj volas aparteni al Socialista Frakcio en SAT.

(La fratorganoj en aliaj landoj estas petataj represi ĉi supron.)

Por Socialista Frakcio en SAT : La estraro.

Kelkaj faktoj pri la «SEKRETA INTERNACIO»

Ĉu estas bezone insisti pri la gravo, kiun havas kontraŭmilita laboro en la hodiaŭa, armilojn vetkure forĝanta mondo ? Ĉe la sojlo de 1934, kuriozaj k timigaj komparoj trudiĝas kun la situacio en 1914. Estu ni sennaciemuloj preparantoj de la spiritoj kontraŭ tiu monstro, kia estas la MILITO k elmontru ni pilorie tiujn, kiuj estas la kulpuloj pri tio, ke la popoloj devas sangadi sur la batalkampoj. Ĉi-sube sekvas iom da materialo por la kontraŭmilita laboro ; kvankam ne ĉio estas freŝdata, tamen ĉiuj citataj faktoj ŝajnas utilaj k sciindaj. Ni atentigas speciale tiujn el niaj legantoj, kiuj ne abonas « Sennacieca Revuo »n, ke en ties decembra kajero ankaŭ estas trovebla interesa kontraŭmilita materialo. — Red.

En la jaro 1921 Komisiono de la Ligo de Nacioj konkludis sian raporton pri la privata fabrikado de armiloj tiele, ke 1) armil-firmoj aktive intrigis per militaj famoj por persvadi « sian landon » apliki militan politikon k pliigi la armilaron ; 2) tiuj firmoj subaĉetis registarajn oficistojn ; 3) ili false raportis pri la militaj programoj de aliaj landoj por tiel stimuli al porarmila elspezado ; 4) tiuj firmoj daŭre influas la publikan opinion per la posedo de la gazetaro ; 5) tiuj firmoj organizis internaciajn trustojn por plifortigi la armilkonkuradon ; 6) ili tiel plialtigis la prezojn por armiloj al la registaroj.

La reĝo de Afganio, Amanula, aranĝis ceremonion en Kabulo, post sia vojaĝo tra okcidentaj landoj, en oktobro 1928. Laŭ gazetraporto en « Daily Mail » « la reĝo donis etan resumon pri siaj eksterland-vojaĝoj, emfazante la aĉeton de fabrikaj ekipoj k armiloj. Inter ĉi lastaj li citis 53.500 fusilojn, 106 kanonojn, 6 maŝinpafilojn, 6 tankojn k 5 armitajn ĉarojn. »

En sia nova palaco en Dedinje la gereĝoj de Jugoslavio vidis specialan britan filmon faritan de armilfirmo. Montriĝis diversaj tankoj k traktoroj. Ŝipkonstrua firmo montris la eklanĉon¹ de jugoslava militŝipo ; jugoslava ministro k 200 el liaj plej suprarangaj oficiroj ĉeestis tiun filmprezentadon.

Post okmonata esploro, reĝa komisiono eldonis 350-paĝan raporton al la sveda Defendministerio. Ĝi el-

¹ Surakvigo.

— página 5 —

trovis interalie, ke la komandoro Lubek akceptis 16-mil-kronan subaĉetosumon de iu aeroplana firmo.

La ĉefadmiralo Fuĵi vizitis en marto 1930 la britan armilfirmon de Armstrong k Vikers por ekzameni la kalkulojn por militŝipo mendita de la Japana Marista Fako. Li subskribis kontrakton inter ĉi tiu firmo k la japana registaro por 2.367.100 da britaj funtoj sterlingaj. Reveninte Japanion la direktoro de l’nomita firmo sendis al la admiralo ĉiujare dum iu periodo difinitan grandan sumon « por kompensi lian bonkorecon ». Tiu firmo ne estas la sola, kiu tiel rekompencas. La firmo Jaroŭ (Yarrow) agis tute same. Arrol k Kio, ĉe ricevo de mendo por materialo en valoro de ft. 33.621, pagis kompense ft. 1750 en aŭgusto 1912 ; dum Vier k Kio en aŭgusto 1911 sendis mil funtojn k tuj poste ricevis mendon por ses pumpiloj k aliaj maŝinoj por batalŝipo.

En 1913 Libkneĥt malkovris skandalon en la germ. Regna parlamento, pri tio ke la firmo Krup (Krupp) dungis eksan artilerian oficiron Brant (Brandt) por akiri la sekretajn paperojn de la registaro pri la armiloj : tiu Brant ricevis kvarmonatan enkarcerigon, dum unu direktoro de la firmo punpagis 1200 mk.

En 1929 tri el la plej grandaj usonaj ŝipkonstruejoj, inter ili la Betlehem-ŝipkonstrua korporacio, dungis s-ron Ŝirer (Shearer), usonan publiciston, por malhelpi al la malarmado, kiun pridiskutis la marista konferenco en Ĝenevo en 1927. Pro la fakto, ke liaj estroj ne finpagis lin, li procesis pri sumo de 255.655 dolaroj, ŝuldataj al li. Li konfesis, ke li jam ricevis 51.230 dol. Tiel la afero venis al la taglumo. S-ro S. montris sin en Ĝenevo dum la Malarmada konferenco (1932).

En 1909 s-ro Mulliner de la Coventri-Ordonanco-Kompanio falsinformis al la admiralitato, ke la germana maristaro pliiĝis. Tiu famo atingis la anglan Superan Ĉambron k la marista buĝeto dek tagojn pli poste atingis 35 milionojn, t.e. 2,8 milionojn pli ol en la antaŭjaro.

La dividendoj de la Ŝkoda-fabriko en Ĉeĥoslovakio dum la lastaj 10 jaroj parolas elokvente por si mem: En 1920 : 5% ; 1921 : 8½% ; 1922: 23 : 10% ; 1924 : 12½% ; 1925 – 13 3-4% ; 1926 : 15 3-8% ; 1927 . 17 ½% ; 1928 : 21 7-8% ; 1929 k 30 : 28½%. Tiu firmo estas sub kontrolo de la franca armilfabriko Snejder-Krezo (Creusot) pere de la Eŭropa Bankunuiĝo. En 1931 la hungara registaro pruntis monon de la supra firmo, sed ne povis repagi ĝin. Tiel la franca registaro mem pruntis al la hungara, por ke ĝi repagu al la firmo.

Dum la mondmilito Turkio pafis kontraŭ la britaj k aŭstraliaj soldatoj per kanonoj, kiuj estis fabrikitaj en Britio mem. En 1920 Turkio batalis kontraŭ Grekio ĉe Smirno k venkis… per la taŭgaj Krezo-kanonoj, kiuj tutcerte ne estis fabrikitaj ĉe la montosuproj de Horano. La franca parlamento ne aprobis ajnan militan interkonsenton kun Turkio, tamen ĝi ne malhelpis al la komercistoj provizi Turkion per francaj kanonoj, pagotaj post la venko pere de diversaj koncesioj. Oni povas imagi, ke en la oficejoj de l’Orze-Kajo (Eksterlanda Oficejo) oni sciis pri tiuj « privataj » aranĝoj. Tiel la diplomatoj fermis la okulojn al tiuflanka diplomatio, kiu agas ekster la kancelarioj k eĉ estas nekonata al la koncerna parlamento.

Tiaj agoj kreas konstantan malfidon k instigas al pli k pli da armado.

Inter la krudmaterialoj nepraj por la militil-fabrikado estas kelkaj maloftaj metaloj, trovataj nur en malmultaj terpartoj. Tiel nikelo troviĝas en Nova Kaledonio k en Kanado, mangano en Kaŭkazio, ktp. Dum la milito deponaĵo kuŝas en unu aŭ la alia batallando. Eĉ okazas, ke la fabrikado eblas nur en la fabrikoj de la malamikaj landoj, tiel ke interŝanĝo necesiĝas. Tiel armila trafiko daŭras inter la malamikaj landoj eĉ spite furiozanta milito.

Svisio importis germanajn magnetojn por aviadiloj multe pli ol ĝi mem bezonis, same cianamiton ktp. por transporti en Francion. Simile agas Holando k Danio. Ŝajnas strange en batalo por « nacia defendo », ke francia aluminio mortpafas francajn soldatojn, dum germanaj magnetoj mortigas germanojn. La etaj « neŭtralaj landoj » inter la grandaj potencoj estas pli malpli oficialaj kontrabandejoj, k ilia neŭtralo daŭras nur pro ĉi tiu funkcio…

Eltiris k tradukis el broŝuro « La Sekreta Internacio », eldonita de « Unuiĝo de Demokrata Kontrolo », I. F.

SAT-anoj en Belgio, anoj de N.F.L.E. !

Ĉar vi kiel anoj de N.F.L.E. pagas jam por » S-ulo-abono «, via kotizo por esti simpla aktiva membro, estas 3.- belgoj jare ; aktiva membreco kun ambaŭ revuoj kostas por vi 9.50 belgojn. Bonvolu noti !

POR ŜTOPI LA BREĈON

En la lasta n-ro enŝoviĝis sub ĉi tiu rubriko (26. listo) bedaŭrinda preseraro. La SAT-anaro de Malmö donacis ne nur 5. sv. kr., sed 12.50 svedajn kronojn. Oni rimarku ĉi tiun korekton !

TRA LA ESPERANTA GAZETARO

Ĉu pli naciisma aŭ pli kontraŭsocialisma ?

« Oomoto Internacia » nomiĝas verŝajne tial internacia gazeto, ĉar ĝi pledas sur ĉiu paĝo japanan naciisman vidpunkton. Tiel oni legas ekz. en la oktobra kajero : « … Ni Oomoto-esperantistoj, en la intereso de la tutmonda ekonomio, vokas la atenton de ĉiu sincera amiko de l’progreso (tiel !), kontraŭbatali la mensogan propagandon faritan de nekapablaj industriistoj kontraŭ la japana konkurenco. Malgraŭ la nuntempaj kontraŭaj tendencoj, ni kuraĝas aserti, ke libera komerco estas nepra postulato de prospera mondekonomio ! » Kaj aliloke (pri justa socio) : « … antaŭ ĉio oni realigu justan kapitalismon. Ĉiu klopodo por la enkonduko de komunismo, antaŭ ol la homoj estas sufiĉe evoluintaj por la ebligo de justa kapitalismo, nepre malsukcesos pro la korupteco de l’gvidantoj k la pasiva rezisto de l’popolo. Kaj se oni povas starigi justan kapitalismon, nur frenezulo povus preferi al ĝi sistemon de kibernourboj [?], « kolĥozoj », k orgion da furorvortaj, spiritmortigaj demagogaĵoj, kiel oni tro bone konstatas ĉirkaŭrigardante… »

Oomoto estas vere bona servanto al la japanaj sinjoroj kapitalistoj ; neniam tio montriĝis tiom nude k krude, kiel en ĉi tiu kajero.

Pri nia lingvuzado

ni trovas artikolon en « Pola Esperantisto » (nov.) de S-ro Dreher : « … Okazis en Krakovo malgranda « universala kongreso » : la 1-a Esperanta Semajno, en kiu partoprenis amaso da Krakovaj k ĉirkaŭkrakovaj esp-istoj. Kiom da ili perfekte majstras nian lingvon ? Estas preskaŭ timige, kiel multe oni — balbutas la lingvon, k ankoraŭ pli terure, kiom da eraroj oni faradas en la uzado de esp-o !… » Kaj poste : « … Kion helpas, ke aperis 100 novaj esp-istoj, se inter ili ne pli ol unu estas nomebla kiel instruisto ? »

Jen la ĉiama problemo ; malgraŭ pli malpli bonaj lerniloj la rezultoj estas malkontentigaj, ĉe ni kiel ĉe la « neŭtraluloj ». Kial ? Ĉar la plimulto da esp-istoj estas nur esperantanoj k ne ekkonas ĝisfunde la gravan rolon, kiun esp-o povas ludi. Estas la manko de konvinko. Praktikado en la kadro de SAT devas gardi la lab. esp-istojn antaŭ la emo konsideri esp-on kiel akcesoraĵon.

Ĉu inda « literaturo » ?

En « Esperanta Literaturo », eldonaĵo de japanaj K-doj (nov.), estas prezentata interalie multe da ekzerca materialo, por perfektigi la legantojn, kun abundaj japanlingvaj klarigoj k komentoj. Sed ĉu la « sprito » de l’sekvanta dialogo estas tiom brila, ke ĝi meritis la presigon ? « — Sinjoro, pardonu momenton, ĉar mi volas forjeti akvon. — Kiun akvon ? — Ha, malpuran akvon. — Malpuran ?… Kie estas malpura ? — En mia ventro ! — ??!! — Ha, ha, ha, mi volas maltrinki. — ??!! — Ĉu vi ne volas iri kun mi ? — Kien ? — Al necesejo. »

Ĉu la Hitlera rasteorio trafis Japanion ?

En « Verda Mondo », unu el la gazetoj de Oomoto (nov.), ni legas jenan anoncon : « Virgulino 25-jara, heredanta puran sangon, bela, sana, gradiĝinta liceon, deziras edziniĝi al honesta salajrulo de paca hejmo. » Ne tre klare estas, kiun celas la pursangulino : ĉu proleton ne-militeman, aŭ eĉ ne klasbataleman ? Aŭ ĉu la « paca hejmo » simple signifas lokon de materia bonstato ?

Ne fingromontru…

En « Heroldo » de la 26. novembro jena plendkanto de l’ĉefredaktoro : « Kiu asertis tion, ke esp-o malprogresas ?… Ĉu nia afero dependas nur de la fervoro de l’samideanoj en unu lando ? Ĉu ĝi dependas nur de registaroj ? Ne ! Unu lando ne estas la mondo… se foje iu

— página 6 —

forto pli potenca ol niaj plej streĉitaj klopodoj superfortus nin ie ajn, ni pro tio ne pendigu la kapojn… »

Sed kial T.J. parolas tiel hipoteze pri kvazaŭ mistera, potenca forto, kiu kontraŭstarus esp-on ? Ĉu tiu malprogresiga potenco do ne estas realaĵo ?… Se jes, ni fingromontru al ĝi k ne kaŝu la veron : esperanto malprogresadas en diktaturaj landoj ; la verda stelo paliĝas sub la Hokokruco. N.B.

ANKORAŬ NUN ESTAS TEMPO POR ALIĜI al A.D.L.E.L.

(Asocio por Disvastigo de Laborist-tendenca Esperanto-Literaturo) !

Laŭ la kondiĉoj, kiujn vi povis legi en la oktobra n-ro de tiu ĉi gazeto, vi ricevos dum la jaro 1934 du originalajn verkojn de laborist-esperantistaj aŭtoroj k krome du tradukojn de famaj prolettendencaj [?] verkoj. Aspekto k eldonmaniero de la libroj estos unuakvalitaj. Ankaŭ vi rajtos ricevi la « Vortaron de Propraj Nomoj en Esperanto » (verkotan) kun tre grava rabato en la fino de la jaro 1934. Entute la abono al la libro-serio signifas 50%-an ŝparon por vi (Ni ja ne dubas pri tio ke vi nepre volos posedi en via biblioteko la eldonotajn librojn !).

Subtenante A.D.L.E.L. vi subtenas SAT k ĝiajn ideojn, vi subtenas la kulturajn aspirojn de la laborista mondo ! Ne hezitu do doni ankaŭ vi vian aliĝon ĉe la sojlo de la nova jaro ! (Tuj pagenda sumo : 20 fr. fr. ; por la tuta serio de l’jaro : 50 fr. fr.).

Ununura adreso : Sennacieca Asocio Tutmonda, 23, rue Boyer, Paris XX (por ADLEL).

Recenzejo

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias

ROBINSON KRUSO. Simpla historieto por komencantoj. Adapto de Kervran. Esperantista Centra Librejo, 11, rue de Sèvres, Paris 5. Prezo : 1 fr. fr. aŭ resp. kupono. 12 paĝoj. Form. 11 × 16.

Jen la mondkonata aventura historio, treege resumita. Stilaj k lingvaj mankoj (eraroj pri la resenda pronomo sur la p. 5, 6, 11, francismo : « Li iras minaci ») k krome aro da preseraroj bedaŭrinde ne tre rekomendigas tiun ĉi libreton al komencantoj, por kiuj ĝi estas destinita.

BARBRO K ERIKO. Letera romaneto de Alois Schneider k Magda Carlsson. Eld. Societo Esperanto, Stokholm. 40 pĝ. 13,5 × 20 cm. Prezo : sv. kr. 0,60.

Leterinterŝanĝo inter aŭstra junulo k sveda junulino (geesperantistaj). Kun ilustroj el Aŭstrio k Svedio.

DIALOGOJ K KOMEDIETOJ de EINAR DAHL. Eld. Societo Esperanto, Stockholm. 32 p. 12 × 18,5 cm. Prezo : sv. kr. 0.50.

Teatraĵetoj amuzaj por grupvesperoj, facile prezenteblaj k utilaj por lingva ekzerco.

MURAFIŜO por la 26-a Universala Esperanto-Kongreso en Stokholmo (aŭg. 1934). Dukolora.

PROPAGANDAFIŜO de Ned. Federacio de Lab. Esperantistoj. Dukolora. Form. 34 × 52 cm. Kun la vortoj (nederl.-lingvaj) : Laboristoj, lernu esperanton ! Atentiga, sed ne tre arta afiŝo.

LJUBLJANA. Esp. gvidfolio tra tiu ĉi jugoslavia urbo. Kun multaj bildoj. Senpage ricevebla ĉe Esperanta klubo, Delavska zbornica, Ljubljana (Jugosl.).

Ekster nia movado

De la 3.-5. novembro okazis en Kioto la 21-a Japana Esp. Kongreso. kiun partoprenis ĉ 300 personoj. La kongreso interalie pridiskutis la problemon pri neologismoj en nia lingvo k akceptis unuanime proteston al la eŭropaj verkistoj pro la senzorga alpreno de nebezonaj neologismoj. Okazis ankaŭ kongresa Universitato (lekcioj pri lingva, instrua temo k homaranismo). Venonta kongreso okazos en Nagasaki.

Mortis unu el la plej malnovaj k spertaj rusaj esperantistoj, aŭtoro de granda « Enciklopedio de Esperanto », pastro J. G. Sirjaev. Li aliĝis al esperanto en 1895 k de tiam seninterrompe laboris por la movado, verkante k tradukante.

Neŭtralaj esp-istoj nederlandaj k germanaj aranĝis (22.10) sur germana teritorio (en M. Gladbaĥ) internacian limkunvenon, kiu staris en signo de scienca laboro (lekcioj, vizito al geologia muzeo, ks.).

Nordbohemaj esperantistoj (ARE) kunvenis la 5.11. en Trnovany (Turn), Ĉeĥoslovakio (norda limregiono). 41 p. el 15 lokoj. Ili pridiskutis organizajn problemojn (pli firman kontakton kun la landa centro).

Internacia Radio-Servo (Esp-a) sciigas, k ĝis nun ne estis eble gajni iun ajn sendstacion en Germanio, por denove disaŭdigi esperantajn dissendojn. Tamen unu grava radiogazeto denove publikigis la esp. disaŭdigojn de la eksterlandaj sendstacioj, kiuj estis forstrekitaj antaŭ kelkaj monatoj.

Memornoto

REPRESIS EL « SENN. REVUO » : Weekly People, Novjorko, 18.11. (let. el Germ., ekstrakte).

PRIESPER. ARTIK. K NOTOJN ENHAVIS : De Fakkel, Amsterd. 28.11., 5.12. Signalen, Stokh., 9.11. (pri ADLEL), 16., 23., 30. 11., Le Jeune Prolétaire, Paris, okt. (pri la 2 SAT-Kongr.), La Voix Libertaire, Limoges, 18.11., Le Travailleur, Belfort, 18.11., Brand, Stokh. (en esp-o pri Ozere), 30.9., Arbederbladet, Oslo, 8.9.

La estraro de l’Marsejla Laborborso akceptis aperigi « Labor. Esperantistan Tribunon » en Midi Syndicaliste, ĉiusemajna organo de l’Ĝener. Sindik. Konfederacio en la Marsejla regiono. Peresp-an rubrikon aperigos regule dusemajne nova anarkista gazeto en Parizo (L’Action Libertaire).

Radio-Programo

25.XII : 22.15-23.00, Brno, 342 m, Praha, Bratislava k.a. ĉeĥosl. stacioj ; kristnaska amuzhoreto.

26.XII : 21.30-22.35, Leningrado, 1304 m, radio-dramo Galileo.

27.XII : 22.00-22.20, Warszawa, 1411,8 m k relajoj, memhelpo de blinduloj.

30.XII : 15.45-16.00, Tour Eiffel, 1445 m, turismo (same : 6.1.34).

31.XII : 01.00 nokte, London k relajoj, novjarsaluto ankaŭ en esperanto.

6.1.34 : 17.15-17.25, Brno, 342 m, parolado.

7.1.34 : 10.10-10.30, Stockholm, 435 m, Motala k relajoj, L. Sinka pri Svedio.

Korespondado

ĈEĤOSLOVAKIO.

K-do Alois Hales, 21, Ciĥlarska, Brno, dez. kor., ankaŭ angle, germ., itale, hispane, speciale kun anarkistoj ; serĉas portugalon por lerni port. perletere ; PM, PI, L.

K-do Josef Wuchtert, Holeischen 127 (ap. Plzen). Kiu sendos al mi 50-100 div. PM de sia lando, ricevos de mi saman kvanton el ĉeĥaj. Tuj resp. al ĉiuj.

FRANCIO.

Gelernintoj el lab. grupo dez. kor. kĉl. Skribu al K-do Langlois, 25, Bd. Jules-Guesde, Saint-Denis, Seine.

SVEDIO.

20 geknaboj 11—15-jaraj dez. kor. kun samaĝuloj. Respondu al : K-dino Svea Jönsson, Mon Bijougatan 6.B, Malmö.

La Unuiĝo de Esperantistaj Virinoj (U.D.E.V.), kiu laboras por justo, paco k virinrajtoj, petas vian aliĝon. Kotizo ne deviga, sed kiu povas, subtenu ankaŭ per mondonacoj niajn laborojn. En dek eŭropaj landoj sekcioj estas fonditaj. Sekretariino-kasistino por Nederlando estas : Marie E. Gillay, Parkweg 99, Voorburg (ĝiro 68 587). Nia franca sekret. : S-ino M. Borel, 1, Quai Claude-Bernard, Lyon, skribas i.a. sub titolo « Al miaj Fratinoj :

« … Disigitaj de miljaraj baroj, ni ne povis ĝis nun interŝanĝi niajn pensojn k pro tio ni estis tre facile trompataj de nescio. Nescio fariĝas krimo, kiam ĝi permesas abomenaĵon kiel milito… Ni submetiĝis al milito, same kiel niaj prapatrinoj submetiĝis al pesto aŭ ĥolero. Nun per higieno ni scias defendi nin de tiuj malsanoj ; kontraŭ la plej terura, la milito, ni nun ekvidas la rimedon : kontraŭ milito—higieno… de la koro, ĉefe de la patrinaj koroj ; … ni alvokas vin al kuracado… ĝi urĝas… Per esp-o ni unuiĝu super la limoj trapenetreblaj por nia amo ; donu vian manon, ni laboros kune… ni starigos ĉirkaŭ la Tero ĉenon el patrinaj koroj, venkontaj por ĉiam la Timon, kiu naskas Militon.

Ni atentigas, ke, kiel antaŭvidite, la JARLIBRETO aperos en januaro k estos dissendata nur al la membroj kun la januara numero de » S-ulo «.

En viaj korespondaĵoj al la Administracio bonvolu ĉiam citi vian membronumeron !

[REKLAMO p.6] Dum vintraj vesperoj flegu la Kanton ! Plej belajn laboristajn kantojn tradukitajn el 22 lingvoj oni trovas kun musiknotoj en la unika Proletaria Kantaro 180 paĝoj. SAT-eldono. Prezo- 12 fr. fr. SAT, 23, rue Boyer, Paris 20.

N.º 413, 25 de enero de 1934

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

10-a JARO, N-o 413 — MONATA ESPERANTO-GAZETO — 25. JANUARO 1934.

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO, ADMINISTREJO K SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO : 23, rue Boyer, Paris 20e Poŝtĉekaj kontoj je nomo de SAT-Paris : Bruxelles n-o 350 189, S’Gravenhage n-o 211 533, Kopenhago n-o 4 986, Leipzig n-o 85 148, Paris n-o 1234 22, Stokholmo n-o 74 153, Wien n-o D-109 068, Zagreb n-o 41 448, Zürich n-o VIII-200 49. Alilande oni pagu per poŝtmandato je nomo de SAT, bonvalutaj devizoj en rekom. letero aŭ bankĉeko je nomo de « L. Bannier ».

PRAKTIKI ESPERANTON SIGNIFAS KONTRAŬBATALI FAŜISMON !

Neniu povas nei, ke la tendencoj, kiuj en la lastaj jaroj gajnis plej multe je influo en la mondo, estas la naciismo k ĝia plej reliefa formo, la faŝismo. Ni ne volas esplori ĉi tie pri la kaŭzoj de tiu fenomeno, sed deziras nur, konstatante la fakton, altiri la atenton de la K-doj al la evidentaj reefikoj de tiu evoluo sur la esperantistan movadon.

En « neŭtrala » gazeto esperantista ni legis antaŭ nelonge noton pri mokversaĵo, aperinta en unu el la plej konataj satiraj gazetoj en Germanio (hodiaŭ kompreneble naci-socialista, sed ankaŭ antaŭe ĉiam kontraŭrespublika). En tiu versaĵo ĝojo esprimiĝis pri la « regreso » en la esperantista kampo, la malfortiĝo de la propagando por mondlingvo. Kvankam ĉe tiuj sinjoroj la deziro estas la patro de l’ideo, tiu ĝojesprimo estas iel instrua. Ĝi montras, ke la naciistoj tre klare konscias pri la rolo de mondlingvo kiel esperanto, k ili klarvidas pri la rilatoj inter naciismo k lingvo (pri kiuj eĉ multaj esperantistoj havas sufiĉe nebulan komprenon). La regantoj, kiuj bazas sian juĝon sur la naciaj antaŭjuĝoj, scias bone, ke kontraŭbatalante esperanton, ili trafas la spiriton de sennacieca emancipiĝemo, kiu povus manifestiĝi ĉe la popolaj amasoj.

Estas tute klare por ĉiu klaskonscia laboristo, ke prepariĝas teruraj batalegoj, ke necesos granda k longdaŭra luktado inter la kreskeganta faŝismo k la fortoj je de la kultura k socia progreso. Kaj estas same klare, ke en tiu batalego ambaŭflanke uziĝos la plej modernaj k plej efikaj bataliloj. Sed kiu batalilo por la spirita formado de la proletaro kontraŭ la naciisma bacilo estus pli taŭga ol esperanto?

Mi aŭdas ankoraŭ el la IPE-tendaro la riproĉon, kiun oni eterne faradis al Lanti k al tiuj, kiuj defendas plej konscie la SAT-ideojn ; ke oni prezentas esperanton kiel universalan kuracilon k fortiras tiel batalantojn de ilia vera batalloko (en partio k sindikato). Neniam tiu aserto estis pruvita, k nenio estas pli malvera ol tio. Praktiki esperanton ja signifas por laborista aktivulo esti ekipita en la batalo per la plej moderna ekipaĵaro. Kaj certe tia estas la ilo, kiu havas la povon funde transformi la spiriton de homoj, kiuj devas vivi en la malvasta kadro de naciaj limoj k tie enspiras seninterrompe la haladzojn de la nacia atmosfero.

Esti SAT-ano, — k pri tio mi volus insisti — ne signifas perdi la intereson pri sindikataj aŭ partiaj aferoj. Ĝuste kiel aktivulo en politikaj aŭ ekonomiaj grupiĝoj la SAT-ano havas konsiderindajn avantaĝojn antaŭ aliaj, pro tio ke li komprenas pli profunde k laŭsperte la tutmondajn problemojn. Li perceptas, havante pli vastan horizonton, pli frue ol aliaj la sin anoncantajn favorajn aŭ malfavorajn situaciojn.

Oni devas funde kompreni, ke inter la mondpolitiko kun ĝiaj naciaj k sociaj bataloj k nia esperanta movado ludiĝas la ludo de kaŭzo k efiko. Ni esperantistoj ne vivas izolite sur iu verda insulo en oceano, kien la ventegoj ne penetras k la ondoj mole plaŭdetas kontraŭ la bordojn. La skuegoj de l’mondpolitikaj okazaĵoj, sur nacia k socia kampo, skuas nian esperantan aferon kun uragana forto, tiel ke la alarmsonorilegoj sonoregas tage k nokte k la problemoj tute nete stariĝas antaŭ ni.

K-doj ! Vi vidas stumpiĝantaj iam florantajn arbojn, kiujn ornamis belega verda foliaro ; la fulmo de diktatora glavo frapis ilin. Sur esperanto-arboj ankaŭ sekiĝis folioj, ekputris fruktoj. Kaj tamen la esperanta stelo portiĝas en la butontruoj, k tamen oni propagandas tie k alie ; k se en unu loko renversiĝas la arbegoj, ekkreskas aliloke novaj, junaj. Esperanto vivas! SAT vivas !

Kaj ni zorgos, ke la malbelega rikanado el la buŝo de la satira fuŝpoeto en « Kladeradaĉ » rigidiĝu sur liaj lipoj ! Tie, kie restis eblo por ni labori, varbi k agiti, ni montru, ke ni ne laciĝis.

P.S. — Ni havis en la Administracio ĉe la jarkomenco la malagrablan surprizon rimarki, ke diversaj K-doj, kiuj ĝis nun abonis ankaŭ al « Sennacieca Revuo », reduktis sian kotizon al SAT, abonante nur ankoraŭ al « S-ulo ». Motivo : la krizo. K-doj, ni ne estu oportunistoj ! Nia volo estu pli forta ol la krizo. En niaj gazetoj (k certe ne laste en « Senn. Revuo ») esprimiĝas la SAT-vivo ; la gazetoj estas la akso de la organizo. Ni do garantiu ilian vivon almenaŭ en la ĝisnuna, kriztempa formo k amplekso !

N.B.

TAKTO

Takt’, takt’, marŝ’ en takto, Jen duono de l’barakto. Ĝi la multajn kune ligas, Ĝi timulojn kuraĝigas, Ĝi forigas tuj inerton, Kaj al cel’, fiksita ĝoje, Donas ĝi viglecon, certon. Ja eĉ pli ol dudekfoje.

Takt’, takt’, marŝ’ en takto, Jen duono de l’barakto. Se kelkcentoj takte irus, Eĉ neniu tial mirus ; Se ni takte marŝus mile, Certe iu nin atentus ; Marŝus takte ni centmile, Tiun muĝon ili sentus.

Takt’, takt’, marŝ’ en takto, Jen duono de l’barakto. Do en tuta mond’ ni penu, Ke ni ĉiuj takton tenu ; Se ni takte marŝus tiel, De la sudo ĝis la nordo, Tiam korektiĝos iel, Kio estas nun malordo.

(Parte laŭ Björnson) H. Nielsen.

— página 2 —

20 — SENNACIULO

HONORA TABULO

Kun nova kuraĝo ni ekkomencis la novan jaron. SAT vivas ! La aliĝoj k re-aliĝoj alfluas ; nia organizo restas tiu, ĉirkaŭ kiu ariĝas k ariĝos la laboristaj esperantistoj el la tuta mondo. Malgraŭ la treege malfacilaj tempoj por la proletaro la Asocio triumfe rezistas, daŭrigante neŝanceleble sian vojon, plifirmigante sennaciecan pensadon en la mensoj k semante la fidon al socialisma estonto. Kiel ni ne povus memori en tiu ĉi momento pri la valora helpo, kiun ni ricevis k ricevadas de frataj asocioj ? Unuavice sur la Honora Tabulo staru la nomo de la Nederlanda Federacio de la Lab. Esperantistoj, dank’ al kies decido k konsekvenca apliko : ke estu abonantoj al « S-ulo » la tuta federacia membraro, SAT havas en la nederlandlingvaj regionoj (Nederlando k Belgio) pr. 2.400 abonantojn al sia oficiala organo. Ĝis nun nur la Pariza FEO-anaro imitis tiun bonegan ekzemplon : depost tiu ĉi monato ĉiuj anoj de la Pariza LEA-grupo estas abonigitaj al « S-ulo ». Vivu la sekvantoj !…

La Ned. Federacio ĉe jarfino per sia organo entreprenis novan varbadon por la Asocio : La LEA-anoj ne nur legu la gazeton, sed ankaŭ fariĝu membroj de la tutmonda asocio, tio estas la senco de ĉefartikolo en « Lab. Esperantisto » (decembro) kun la titolo : « Faru ĝin nun ! » k la finvortoj : « Ek por SAT ».

Ni estus maljustaj, se ni finus ĉi tie la honoran menciadon. Ankaŭ en Svedio la estraro de SLEA klopodas laŭ plej bona maniero por plialtigi la nombron de SAT-anoj en tiu lando ; ankaŭ en ĝia organo « Svenska Arbetar-Esperantisten » aperas regulaj alvokoj por SAT-aniĝo, varbartikoloj por nia entrepreno (k por ADLEL), k kiel antaŭe ĉi-jare la legantaro de la SLEA-organo ricevos suplemente « La Lernanto »n.

Fine F.E.O. (la franclingva LEA) konstante varbas per sia organo por SAT. — En Britio laboras, propagandante nian aferon, « SAT en Britio » kun bedaŭrinde iom tro malofte aperanta bulteneto ; en Usono precipe La Anĝel-urbanoj (Los Angeles), kun propra Bulteno, klopodas fervore por disvastigi SAT sur ŝtona grundo (sub gvido de K-do 16.285 J. Ege). En ĉiuj aliaj regionoj estas individuoj, ne organizoj, al kiuj ni ŝuldas lokajn, sporadajn sukcesojn.

Multo estas farita, sed — multo restas farenda, por egaligi iom la perdojn k domaĝojn, tute lastatempajn ankoraŭ en Hitlerio, kie la diktatoraj botegoj frakasis niajn rondojn.

Tiuj ĉi obstakloj en Germanio, malhelpantaj la daŭran progreson de nia organizo, devas esti kompensataj per duobligo de la fortoj en landoj, kie la faŝismo ne jam sukcesis enpenetri. La hispanaj K-doj havos gravan taskon dum la nuna jaro : sukcesigi nian XIV-an Kongreson k profiti ĝin por vasta varbado. Same la portugalaj K-doj devos revigliĝi k envicigi sin en la granda organizo laborist-esperantista : SAT. Ĝuste en tiu ĉi momento, kiam militoj minacas ĉiun mondparton, la esperantistoj devas ekstari k altenteni la standardon de solidaro, de libereco k egaleco. Ĉiu SAT-ano devas fariĝi centro de plej vigla agado kontraŭ la freneza naci-movado, devas revarbadi la malnovajn membrojn foririntajn pro miskompreno aŭ erariga informiĝo.

Komencu starigi komunan fronton ! SAT vivas ! SAT marŝas ! SAT venkos !

Por Ŝtopi la Breĉon

  1. listo

Rekotizanto el Germanio, 1 mk. g. Deutschle (Basel), 0.50 sv. fr. Indus la Maristo (18.515), 50 fr. fr. Sennaciisto, 35 fr. fr. J. Cassin, Le Grouanec (17.777), 10 fr. fr. K-do Jamin, Gressy, 4 fr. fr. v. Dienst (17.404), Roterdamo, 1 guld. Eerdmans (17.011), Roterdamo, 1 guld. v.d. Landen (17.932), Roterdamo), 1 gd. Berlinano, 1.50 mk. g. H. Stay (2.978), Bournemouth, 5 ŝil. angl. J. Balicki (8.139), Albrechtice, 8 ĉ. kr. B.M. Eerdmans, Hillegersb., 1 guld. Wehrli, Morges, 1.75 sv. fk. G. van Essen, Hem, 1 guld.

Pri la influo de Esperanto en Nacilingvoj

Oni multe observas la influon de nacilingvoj en la lingvo internacia, sed neniam mi legis pri la kontraŭa fakto, nome, ke la lingvo internacia grave influos en la estonto de l’naciaj lingvoj k literaturo ; tial eble estos pardoninda la impertinento prezenti mian personan sperton pri la temo.

Senĉese legante esperanton de mia infaneco, tamen, mi neniam estis pensinta, ke la lingvo internacia povus iel efiki en la uzado de mia nacilingvo, ĉar ĉi tiun mi parolas k skribas ĉiutage, k aŭdas je ĉiu momento.

Min atentigis pri la fakto, tute hazarde, amika kritiko. La kritikisto rimarkigis, ke mia stilo estas tre simpla k klara, ke mi zorgas por atingi absolutan klaron, eĉ se tiucele mi devas malbeligi la frazon. Al li ŝajnis, ke tia klarega redaktado postulus specialan atenton, zorgan vortelektadon.

Tial ke ion similan mi jam estis leginta pri mia publika parol-maniero, nome, ke miaj paroladoj ŝajnas lecionoj, en kiuj la instruisto streĉas sian tutan forton por encerbigi en la lernantoj siajn pensojn, mi esploris mian propran stilon en centoj da gazetartikoloj.

El tia esplorado mi konstatis, ke pri kelkaj specialaj temoj mi unue legadis verkojn en esperanto, kaj kutimiĝis al esperanta frazkonstruo por ilin trakti ; ne nur por eldiri, sed ankaŭ por pripensi. Pri socialismo, ekzemple, mia una legado estis malnova revueto jam de longe malaperinta, nomata « Internacia Socia Revuo », eldonita en Holando antaŭ la milito k, sinsekve aliaj verkoj, ĝis la lastatempaj eldonaĵoj de SAT. Pri Japanujo miaj unuaj legaĵoj estis la revueto « Orienta Azio ». Tial, pri socialismo k pri Japanujo, mia portugallingva stilo estas preciza traduko de esperanto.

Pri universala frateco, interna ideo de esperantismo, kompreneble, ĉiuj esperantistoj verkas nacilingve sub influo de esperanto. En mia speciala kazo — senĉesa uzado de la lingvo dum la tuta juneco — la ĉefa influo estas en la mondkompreno, kun reflektaĵoj en la lingvo.

Estas landoj, popolkutimoj, pri kiuj mi nur legis en esperanto. Ekzemple, Hungarujo, Ĉeĥoslovaka Respubliko, k.a. Miaj pensoj pri tiuj landoj estas tiel ligataj al esperantaj vortoj k frazoj, ke mi tute ne scipovas imagi al mi tiujn popolojn parolantaj aliel, ol en esperanto. Kompreneble, mia iluzio dolorige malaperus, se mi devus iam viziti tiujn landojn ; sed tiu iluzio formiĝis tre nature : La malmultaj hungaroj k ĉeĥoj, kiujn mi konas, parolas esperante ; miaj korespondantoj skribas esperante ; mi ricevadas revuojn k librojn en esperanto el tiuj landoj. Tute ne gravas, ĉu la nombro de l’esperantistoj estas tre malgranda kompare kun la tuta loĝantaro de tiuj landoj, ĉar mi konas nur tiun frakcion, k per ĝi juĝas la popolon.

En la nuna disvastiga stato de la lingvo internacia, certe malmultaj estas la homoj, en kies nacilingva stilo esperanto influas, sed tiuj esceptoj fariĝos regulo en la estonto, kiam ĉiu homo ekuzos lingvon internacian jam de la lernejaĝo.

Ŝajnas al mi, do, ke ne estos tro senfundamenta fantazio antaŭvidi epokon en la mondhistorio, kiam ĉiuj nacilingvoj, sub la influo de mondlingvo, fariĝos multe pli logikaj, ol ili estas nuntempe.

Ismael Gomes Braga (Riodejanero).

— página 3 —

SENNACIULO — 21

[BILDO p.3 | 8,7,26,20] Emblemo de la kongreso: laboristo levanta flagon kun stelo super urbosilueto, kun la surskriboj «XIV. Kongreso de SAT», «Esperanto» kaj «Valencia-Hispanio 3-8 aŭg. 1934».

14-a Kongreso de SAT en Valencio (Hispanio)

3.-8. aŭgusto 1934.

DUA KOMUNIKO.

Kongresaliĝilo enestas la Jarlibreton. Aparte ni ankaŭ ekspedas aliĝilojn kun fortranĉebla foto de nia bela kvarkolora murafiŝo. Bonvolu jam nun sendi vian aliĝmonon k tiele vi faciligos la organizadon de la Kongreso. Se vi hezitas aliĝi, ne forgesu, ke la restado en Valencio estas tre malmultekosta.

Tiuj, kiuj aliĝis, ricevos baldaŭ la murafiŝon k la Kongres-karton.

Ne forgesu : monon sendu al SAT aŭ al : Francisco José Montesinos, Rafol, 2-2o, Valencia. Informojn petu al Organiza Kongresa Komitato, Horno del Hospital, 12, Valencia.

O. K. K.

1-a Listo de aliĝintoj

N-o Nomo Loko Lando
1 K-do L. Hernandez Valencia (Hisp.)
2 » R. Kiles » »
3 » R. Palomares » »
4 K-dino A. Soler » »
5 K-do A. Cortés » »
6 » F. Marco » »
7 » F. Moreno » »
8 » J. Ventura » »
9 » J. Santiago » »
10 » A. Piño » »
11 » V. Marzal » »
12 » A. Planas » »
13 » M. Cebrián » »
14 » A. Sanz » »
15 » A. Sabatier » »
16 » F. Castellano » »
17 » J. Lluch » »
18 » J. Ramil » »
19 » R. Barrufet » »
20 » C. Montesinos » »
21 » J. Domingo Burjasot »
22 » Iuelie [?] » »
23 » Banmer Paris (Francio)
24 » Baro Paris (Francio)
25 » Bartelmes » »
26 » Bubo » »
27 » Platiel » »
28 » A.-M. Riswick Hillegersberg (Nederl.)
29 » H. Nielsen Odense (Danio)
20 K-dino O. Makerova Moskvo (Sovetio)
31 K-do J. Martinez « Niastel » Sollies-Pt (Francio
32 » Jaume Miro Gerona (Hisp.)
33 » V. Palomares Tabernes »
34 K-dino Castel Toulouse (Francio)
35 K-do F.-R. Castel Graulhet »
36 » A. Fdez.-Hidalgo Valencia (Hisp.)
37 » Josefo Martinez « Niastel » Sollies-Pt (Francio)
38 » Josefo Flores L’Estaque »
39 » P. Manzanares « Eubio » Cuers »
40 » J. Muñoz « Eubio » Cuers »

El niaj Leteroj

(El Aŭstrio)

Dudek tri vizitas nune niajn kursvesperojn k klopodas por kompreni la instruadon, kiun ni faras en libera formo laŭ « Petro »-metodo. Ankaŭ ni klopodas por komprenigi al ili la proletan mondlingvon. Proleta mondlingvo ĝi estas — jam de komenco ĝi estis lingvo por la proletoj, kvankam instruitaj, burĝaj homoj estis la unuaj adeptoj de la lingvo. Montriĝis post unu jardeko, ke al la kleruloj ne plaĉis la troa simplo de la lingvo, tial okazis la lingvaj skismoprovoj (ido, novial, occidental, kc), por pli kompliki la lingvon, doni al ĝi laŭŝajne pli klerecajn trajtojn. La proleta lingvo restis venkanta.

Aperis post preskaŭ kvardek jaroj la unua unika lernolibro por la tutmondaj proletoj. « Petro » migradis tra la mondo, instruis al multaj laboristoj la internacian lingvon. Multmilope estis semata… Miloj da semoj perdiĝis, sed restis miloj k konata estas tutmonde jam la proleta lingvo. Se ne estus tutmonda ekonomia krizo, kiom forta jam estus la proleta esp. movado — SAT. Multaj fariĝis SAT-anoj, multaj perdiĝis. En nia loko restis nur tri SAT-anoj, sed eble inter la dudek tri nun lernantaj estos fervoraj estontaj SAT-anoj. Ni semis k semas, neniam laciĝos… Sennaciecan, novan epokon dezirante, via A. R. (10 504).

Jarfine.

Ĉe la Laboristaj Esperanto-Asocioj

Jam Falas Kolono !

Unu el la ĉefaj kolonoj, sur kiuj apogiĝas la skisma Internacio de Socialistaj Esperantistoj (ISE), nome HESL (Hungara LEA), komencas ŝanceliĝi k fendiĝi. Jam ! Ne volante profeti pri verŝajne proksimaj okazontaĵoj en Hungario, kie la intereso por SAT estas forte kreskanta en la lastaj semajnoj, ni citu simple jenan okazintaĵon :

Per 9 kontraŭ 2 voĉoj la Ferlaborista grupo en Budapeŝto, la 4-a grupo de HESL, deklaris sin neapartenanta al ISE. En la koncerna rezolucio ĝi konstatas, ke « en la kadro de SAT jam de jaroj funkcias, laboras Socialdem. Frakcio, kiu sub la gvido de eminentaj soc. dem. gvidantoj koncentris la socialdem. esp-istojn de la tuta mondo. Sekve ISE ne havas ekzistorajton, k ekzistante, agante ĝia laboro rezultas la disigon de tiuj fortoj, kiujn nuntempe necesas unuecigi ĉe la soc. dem. esp-istoj, en la intereso de la lab. esperantista movado. 2) ĝi konstatas, ke la nuna CK de HESL, kies funkciado neniel estas agnoskita de laŭstatuta jarkunveno, agis kontraŭastatute, aliĝante al nova internacio ISE (sekvas la motivigo : la CK aliĝis la Asocion al ISE sen ĝenerala diskonigo inter la anaro ; ĝi ne funde pripensis la paŝon, ĉar finance ĝi ne povis k povas elporti la ŝarĝojn rezultantajn el la aliĝo al ISE), k.a…. » La grupo volas agi rigore laŭ la statuto de HESL, ĝi principe akceptas la Gotenburgan Konvencion, kiu kelkpunkte estas parenca al la societa statuto de HESL ; la grupo volas labori laŭ la celo de HESL « instrui esp-on inter laboristoj », en interrilato k en kunlaboro kun la hung. socialdem. partio k sindikatoj.

Ni limigas nin hodiaŭ al la cito de ĉi tiu fakto, ĝojiga por la lab. esperantistaro, kiu sopiras al la reunuecigo de sia movado en la tuta mondo.

La Amsterdama SAT-Rondo, esplorinte k diskutinte la konsekvencojn de la agado de la landa SAT-peranto K-do J. Minke, en la Nederlanda Federacio de Laboristaj Esperantistoj, decidis per plimulto lin eksoficigi kiel SAT-Peranton, motivigante, ke la eldono de lernolibro ekster la kadro de la laborista esp. organizo domaĝis al la Federacio de L.E., organizo ligita konvencie al SAT, k sekve de tio K-do Minke ne plu estas kvalifikita por okupi tiun oficon.

La konflikto kamaradece solviĝis k ne postlasis ambaŭflankajn ĉagrenojn. Pri elekto de nova landa peranto okupiĝos la Roterdama SAT-Rondo.

Direkcio de SAT.

En la sama koverto kun ĉi tiu n-ro la membroj ricevas la JARLIBRETON. La en ĝi troviĝanta librokatalogo aperos baldaŭ kiel aparta eldonaĵo.

— página 4 —

22 — SENNACIULO

Mortis eminenta k modesta homo

Akirinte la konvinkon, ke esperanto-esperanta vortaro estas nepra bezono por reala interkompreniĝo de la diverslandaj esperantistoj, mi unue volis konvinki pri tio la direktoron de la sekcio por Komuna Vortaro en la Akademio. Tiucele mi tiam ekinterrilatis kun s-ro E. Groĵan-Mopen (Grosjean-Maupin), kvankam mi bone sciis, ke miaj ideoj pri nia lingvo¹ k pri politiko ne akordiĝas kun tiuj de la akademiano. Ekzistis do malmulte da ŝancoj, por ke mi varbu lin por nia privortara entrepreno. Sed konvenis almenaŭ provi. Por mi estis plej evidente, ke SAT havas grandan intereson en tio, ke ĝia Vortaro aperu per la ĉefa kunlaborado de homo, havanta aŭtoritaton en lingvaj institucioj. Se tiel ne okazos, mi pensis, la neŭtrala gazetaro, ĝenerale, superŝutus nian eldonaĵon per mallaŭdaj kritikoj — eĉ se la verko estus tute perfekta…

Pro tiaj konsideroj mi do ĉiel provis varbi s-ron E. G.-M. Kompreneble la afero ne tuj sukcesis. Longe k insiste mi devis pledi, antaŭ ol atingi la celon. Sed la fakto, ke la varbindulo konsentis almenaŭ diskuti, donis al mi iom da espero. Finfine, iun tagon, opiniante, ke alvenis la psikologie taŭga momento, mi firme deklaris, ke nepre efektiviĝos baldaŭ la plano, eĉ se neniu L.K.-ano konsentus partopreni en la verkado.

Verŝajne mi jam almenaŭ estis sukcesinta konvinki s-ron E. G. M. pri mia persistemo k kapablo efektivigi eĉ malsaĝan entreprenon. Tio ja estis decidiga. Finfine li konsentis kunlabori por S.A.T. en la celo… « eviti malbonon al la esp-a afero ».

De tiam (1927) miaj rilatoj kun E. G. M. ne ĉesis. Komence malvarmaj, ili pliboniĝis iom post iom, por fine fariĝi tute amikecaj. En la jam maljuna akademiano mi trovis homon komprenema, ĉiam preta aŭskulti k lasi sin konvinki, se oni liveris al li valorajn argumentojn.

Tial, eksciinte pri la morto de l’ĉefverkinto de l’P.V. de SAT, mi sentis fortan emocion k sinceran ĉagrenon. Decas, ke la legantoj de « S-ulo » eksciu k memoru, ke la mortinto faris grandan servon al nia esperanta afero. Dum dudek jaroj li laboris por ĝi. Liaj esperantaj vortaroj por franclingvanoj estas modelaj k atingis grandan disvastiĝon.

Siajn lastajn jarojn E. G. M. dediĉis al revizado k plibonigado super la P.V. Li deziris, ke la II-a eldono povu esti kiom eble plej perfekta k tiele definitiva. Tiu laboro estis lastatempe lia sola vivcelo. Kaj nemalofte mi dubis, ĉu li sukcesos tutplenumi sian taskon. Nur per granda streĉo de l’volo li eltenis. Lia fizika stato estis tiom kaduka ! Kaj estas io vere miriga, nefacile klarigebla, ke en preskaŭ kadavriĝinta korpo vivis ĉiam june vigla spirito. Tio estas konstatebla en leteroj skribitaj nur kelkajn tagojn antaŭ lia morto. En ili vidiĝas nenia signo pri intelekta malviglo. Male, la frazoj estas tute korektaj k logika la rezonado.

Sed jen la lasta kajero por la dua eldono estas finfine liverita ! Plenumita estas la tasko ; la kuraĝa laborulo povas do ripozi, ekdormi sian eternan dormon… Tiel mi do eksciis per nigre borderita letero, ke « Emile Grosjean-Maupin, kavaliro de la Honora Legio, Eks-lernanto de l’Normala supera Lernejo, agregaciito de la Universitato, honora direktoro de l’Nacia Instituto de junaj blinduloj, vic-prezidanto de la Esperanta Akademio, pie mortis la 16-an de decembro 1933, estante 71-jaraĝa k estis entombigita en la plej senceremonia maniero… »

Dume post kelkaj monatoj la tuta esperantistaro povos profiti la sindonan k zorge faritan laboron de tiu eminenta, ne fanatika k modesta homo, inda je ĉies bonmemoro. Per la aperigo de l’dua eldono de l’P.V. SAT plej bone, kvankam nepie, honoros la malaperinton. Ĉiu volumo de tiu verko estu kvazaŭ briko por konstrui al li senĉese pligrandiziĝantan monumenton.

E.L.

¹ La reganta opinio en la Akademio tiam estis, ke ne ankoraŭ alvenis la tempo por entrepreni verkadon de kompleta vortaro ; ke oni devas lasi al la uzado de la lingvo la zorgon liveri la materialon ktp. Nu, laŭ tia rezonado estus pli logike k sendube pli « marksiste » tute rezigni pri artefarita lingvo k atendi, ke ĉiuj naciaj lingvoj kunfandiĝu en unu solan, kiel tion instruas Lenin, Stalin k.a.

Memornoto

REPRESIS EL « S.R. » : Mundo Espirita, Rio de Janeiro, 20.11., 27.1.. (La alegorio pri la cisterno) O Clarim, Mattao (Braz.), (same).

RAPORTIS PRI SAT : La Revista Blanca, Barcelono, 30.11., Mundo Espirita, Rio de Jan., nov.

PRIESPER. ARTIK. K NOTOJN ENHAVIS : Värmlands Folkblad, Skoghall (ĉiusemajne ; prizorgas 13.191), Signalen, Stokh., 7.12., Kristn. n-ro (kun represo el Vortoj de Lanti), De Fakkel, Amsterd., 12., 19.12., L’Effort, Lyon, 25.11.

[REKLAMO p.4] Atentu, Belulinoj ! Du blondaj skandinavoj dez. koresp. kun f-inoj, prec. el Hispanio, Rumanio, Bulgario, Francio, Hungario k Litovio. Resp. gar. Adreso : Paul Tornkvist, Mellanvagen 4, Nynäshamn, Svedio.

A. D. L. E. L.

Kontrolinte la nombrojn de aliĝoj anoncitaj ĝis la 15. decembro 1933, ni konstatis, ke tiuj nombroj ankoraŭ ne permesas senriske la tujan ekfunkciigon de la eldonprogramo. Tamen, ĉar la rezultoj tute ne inspiras pesimismon rilate la entreprenon, sed male la espero atingi la bezonatan nombron da aliĝantoj estas tre granda k proksimas verŝajnon, ni decidis plilongigi la limtempon por aliĝoj ĝis la 31. januaro 1934.

En ĉi tiu dato ni esperas esti atingintaj tian staton da aliĝoj, ke ni povos transdoni la unuan manuskripton (ŜVEJK) en la presejon. Ni petas do la K-dojn, kiuj ĝustatempe plenumis siajn aliĝojn kun pagoj, ke ili ne senpacienciĝu aŭ havu timosentojn : la entrepreno funkcios, kvankam prokraste ; « Ŝvejk », anstataŭ aperi en januaro, supozeble aperos komence de marto, k poste la aliaj eldonaĵoj en la ritmo antaŭvidita de tri monatoj¹.

Sekve, prokrastantoj, faru nepre vian unuan pagon (20 fr. fr.) almenaŭ ĝis la 31. de la nuna monato (la duan ĝis 30. aprilo, la trian ĝis 1. julio, k la lastan ĝis 31. oktobro 1934).

Direkcio de SAT.

¹ Escepte, se la aliĝoj ĉesus alflui, kompreneble !

Instruista sindikato por esperanto

La Ĝenerala Federacio de l’Instruado en Francio (geinstruista sindikato konfederacia) akceptis pere de sia konsilantaro unuanime rezolucion, per kiu ĉiuj membroj-instruistoj estas petataj ellerni esperanton ; krome oni deziresprimas por la enkonduko de esp-o en la lernejprogramoj k petas al la sindikatoj enkonduki en siaj organoj esp. rubrikojn.

Kamaradoj en Pollando ! Societo de Esperantistaj Socialistoj en Pollando, komencante agadon, alvokas ĉiujn K-dojn al perletera aŭ persona registriĝo ĉe K-do J. Litauer, str. Marszalkowska 81 m. 33, Varsovio. Ĉiumarde vespere (19-20-a h.). Enskribo-kotizo (mone aŭ en poŝtmarkoj) : gr. 50 (0.50 zl).

POST IOMA TEMPO

ni estos pretaj por sendi prov-ekzemplerojn de « S-ulo » k « S.R. » grandskale al varbotaj laboristaj esperantistoj, kiuj ĝis nun ne aliĝis al SAT. Ni petas intertempe niajn varbulojn, (prefere gvidantoj aŭ sekretarioj de LEA-grupoj) — escepte en Nederlando, kie « S-ulo » estas legata de ĉiuj LEA-anoj — havigi al ni liston de indaj varbotoj kun kompletaj adresoj. Indaj, t.e. tiaj K-doj, kiuj jam scipovas legi k paroli esp-on ĝis difinita grado, k tiaj, ĉe kiuj ekzistas ŝanco de varbeblo aŭ revarbeblo.

— página 5 —

SENNACIULO — 23

TRA LA ESPERANTA GAZETARO

Ĉe la «samdirektitoj»

La «samdirektita» revuo de la burĝaj esperantistoj (Germana Esperantisto) ne havas facilan taskon: defendi kulturan konkeraĵon kontraŭ la barbara ondo invadinta la naskiĝlandon de Kant k Ŝiler, de Lesing k Liĥtenberg. La «Führer» (misuzo de la vorto «gvidanto») de la germana regno evidentigis sian tutan malscion per la sekvanta alineo en la libro «Mia Batalo»:

«Tiom longe, kiom la judo ne fariĝis reganto super la aliaj popoloj, li devas paroli, vole-nevole, iliajn lingvojn, sed tuj kiam ĉi tiuj estus liaj subuloj, ili ĉiuj devus paroli unu lingvon (ekz. esperanton!), tiel ke ankaŭ per tiu ĉi rimedo la judaro pli facile povus ilin regi.»

Tiu ĉi aludo al esperanto, verkita laŭ la al tiu nesciulo propra stilo, manifestas la spiriton de la naci-socialista movado. Per evidenta logiko la «Pg.» (partiano) A. Naumann en la decembra n-ro provas defendi la lingvon kontraŭ la riproĉo, ke ĝi estas «juda invento», k reliefigas la idealisman karakteron de Zamenhof, kiu estis juda kuracisto pola. «Tute egale, la judo estu bruligata», tiel diris la patriarko en «Natan la Saĝulo» k tiel diros la reenkarnigita patriarko Hitler.

La kulturan valoron de la nuna reĝimo montras la plendo de la burĝaj esp-istoj pri la Germana Esperanto-Instituto, kiu ne plu ricevas ŝtatajn subvenciojn k devas vivi nur per privataj donacoj. Tamen, en «Nefermita Letero», la gvidanto (la inflacio de gvidantoj estas granda nuntempe en Germanio) Behrendt praktikas la devizon «Per esperanto por Germanio», klarigante la surprizan rezulton de la germanaj voĉdonoj k asertante, ke la nombroj pruvas absolute klare, ĝis kia grado la germana nacio retrovis sian unuecon. Tio okazis «libere, sen iu malhelpo aŭ devigo, sekrete k sub la plej libera leĝo…». Mensogo, mensogo k trifoje mensogo, sinjoro Behrendt! Ĝuste pro tio, ĉar la politiko de la nunaj regantoj en Germanio estas unu nura vico da mensogoj, da flaĵoj, da trompoj, tial neniu kredas la pacamon de Hitler.

Tiu pacamo de Hitler estas nenio ol masko, ĉar oni nur bezonas konsulti lian libron por havi lian opinion: La mondo apartenas al tiu, kiu estas forta (forto egalas, laŭ Hitler, al militkapabla armeo). La germana regno ne donas lokon al ĉiuj, sekve ĝi devas esti grandigita en Eŭropo orienta. La rimedo estas la milito, ĉar neniu lando cedos libervole terenon al Hitler. Pacamo?

Ne defendu perditan aferon, S-ro Behrendt! La reĝimo estas putra, kvankam putraĵo povas konserviĝi longtempe. Sed ĝi almenaŭ ne estu konservata helpe de esperanto.

H. P.

Politikantaj religiuloj

En la oktobra (1933) n-ro de Oomoto Internacia¹ tiu ĉi digna revuo, inspirita rekte de Dio k tial multe pli kompetenta ol ni, simplaj estaĵoj kun racio, defendas sian japan-nacian kapitalistaron kontraŭ la malicaj akuzoj de ĝia frataro en okcidento, kiu protestas kontraŭ la japana invado de malkaraj varoj sur la merkatojn de la okcitendaj kapitalistoj. La revuo ĝuste rimarkigas, ke la malkareco de la japanaj varoj venas de la malkareco de l’produktado k ĉi-lasta parte de malaltaj salajroj k parte de pli granda efikeco de la laboro mem. Ni tradukas tion en pli kompreneblan lingvon: La japanaj kapitalistoj trovis pli efikajn gradojn de ekspluatado al la proletaro. Tamen, la revuo agnoskas, ke la laboristoj en Japanio estas malsufiĉe pagataj — sed «tiuj ĉi faktoj… ne apartenas al la temo…». Fine la aŭtoro de tiu ĉi artikolo instigas al kontraŭbatalo de la mensoga propagando farita de nekapablaj (en la ekspluatista fako!) industriistoj kontraŭ la japana konkurenco. Kun Dio por la japana kapitalismo!

En la sama n-ro troviĝas artikolo titolita «Kio estas justa socio?» Ĝia aŭtoro diras, ke antaŭ ĉio oni devas realigi justan kapitalismon. Tiu sinjoro evidente parolis la unuan fojon pri tiu ĉi temo, ĉar li volas efektivigi «bolantan glacion». Kapitalismo estas sistemo bazita sur ekspluatado al homo fare de la homo. Forigante la ekspluatadon oni prenas de tiu sistemo la kriterion, sen kiu la socio ne plu povas esti nomata kapitalisma. La klasa karaktero de tiu ĉi revuo evidentiĝas per tio, ke ĝi ne kuraĝas nomi la justan socion tia, kia ĝi estas kutime nomata inter tiuj, kiuj luktas por ĝia efektivigo: socialisma. Ho, sinjoroj homamuloj k favoritoj de Dio, vi vane preĝas por la paco, ĉar vi nutras la serpenton ĉe la brusto de via organizo efektivigonta la «Dian Planon»…

H. P.

¹ Ni jam menciis ĝin en dec. «S-ulo». — Red.

La eĥo de rezolucio.

La rezolucio de l’Japana esp. kongreso pri evito de neologismoj k lingvo konforma al la zamenhofa spirito (pri kiu ni raportis en la lasta n-ro, sur p. 18) trovis vastan eĥon en la esp-a gazetaro. En fruntartikolo de «Esperanto» (decembro) E. Privat komentas tiun «orientan postulon». Li konstatas i.a.: «Bone komprenas orientanoj, ke scienco bezonas teknikajn vortarojn por ĉiu fako. Sur tiu kampo la «eŭropemo» jam altrudis sin eĉ en iliaj lingvoj. Nur en literaturo ili petas ŝpari ŝtopadon per tro da novaj radikoj ne absolute necesaj por nuanca diferenco… Genio povus ĉerpi ankoraŭ dormantajn eblecojn de pika, frapa k bildobrila esprimado el la nura materialo trovebla en humila «Ŝlosilo» per brava profitigo de vortkunmetado k afiksoj.» Mi pensas, ke laboristaj esp-istoj en la tuta mondo, same kiel ekstrem-orientanoj, havas grandan intereson, ke la lingvo ne komplikiĝu per superfluaj neologismoj; ili do gardos sin kontraŭ la malmodesto de iuj «pliriĉiguloj».

Parolu, timemuloj!

En «Svenska Arbetar-Esperantisten» (decembro) Nigrulo donas interesajn sugestojn, kiel instigi la novulojn paroli. Li donas kelkajn skemojn, kiel oni povas veki kritikemon k res-

TAGO EL MIA VIVO

[BILDO p.5 | 6,58,20,74] Portreta foto de juna viro kun kaskedo, en jako kaj kun kravato.

Estis tago de komenciĝanta printempo. La suno, tiel longe k fervore nelaboranta, pro la vintro, ekĵetadis siajn radiojn malsupren. La ĉielo estis purigita de nuboj, dank’ al vento blovinta k muĝinta seninterrompe dum la tuta nokto. La birdaro, traloĝinta ie dum la vintro, ankaŭ komencis kantadi, ĝojigante la homojn. Precipe el ĉiuj birdoj tre fervore k diligente sin tenante en la aero, pepadis la alaŭdoj — unuaj vizitantoj de la regionoj post vintro. Apud la domoj sur la branĉoj de l’arboj sin trovis la ĉiamaj birdoj de la loko — korvoj k monedoj. Iomete pli supre sidis, kiel bienuloj el pasintaj tempoj, en siaj kestoj sturnoj. La korvoj jen pepegadis, sin turnante al ĉielo, jen eksaltante malsupren serĉadis nutraĵon; seninterrompe ili forĵetis sin de la vojo, sur kiu oni rajdis la ĉevalojn.

Mi aliris la stacidometon, de kie mi veturos per vagonaro de l’tramvojo al fabriklageto. Apud tiu lasta loĝas mia amiko, kun kiu mi estas promenonta. Mi ekhaltis. La veturilo ankoraŭ forestis. Neatendite por mi en tiu ĉi momento, elverŝiĝis ne tre malproksime de mi sonoj de gurdo k tamburo. La gurdiston iom post iom ĉirkaŭis granda homamaso. Mi ankaŭ proksimiĝis al la densaĵo. La preterirantaj urbloĝantoj haltis k aŭskultante la sonojn aĉetis la biletojn, vendatajn de iu papago, kiu bedaŭrinde estis muta.

La homamaso daŭre plimultiĝadis; precipe estis knaboj k virinoj. La knaboj seninterrompe okupis sin per la papago, dirante al ĝi: «Popko (Papageto), diru vorton, malsaĝulo». Sed la «popko» ne kontentigis ilin. Ĝi sidis sur la kesto, kien oni metis la biletojn k montris ilin al la knaboj, eltirante ilin per la ruĝa beko. La knaboj, ne kredante al si mem, ke la papago ne scias paroli, aĉetadis ilin, opiniante, ke la papago tiuokaze ion diros. Al ĉiu estas sia okupo, iu diris. Efektive la virinoj ankaŭ okupis sin per konstanta aĉetado de biletoj. Ili ridis, disŝirante la paperaĵojn, el kiuj ili prenis aŭ ringojn aŭ pinglojn. Nur la viroj sin tenis ekstere. La gurdisto asertis al la amaso, ke lia kesto entenas ankaŭ tre valorajn gajnaĵojn. Ekzemple: estas horloĝoj, kartoj, rubandoj ktp, daŭrigis li ripeti. Kaj efektive, en liaj manoj aperis valorgajnaĵoj, sed li ilin rapide kaŝis. Post tio ĉi denove la papago komencis labori. Konsentis nun partopreni en la loterio ankaŭ viroj. Sed la komplezo de l’amaso interrompiĝis dank’al alveno de l’veturilo, kiu staris tute proksime. La homoj, kiuj atendis la tramon, rapidigis siajn paŝojn, direktante sin al la vagono. Mi ankaŭ sekvis ilin k baldaŭ lasis malantaŭ mi la gajnemularon kun la gurdisto.

Jam estis tagmezo. La suno leviĝis tre alte. En la ĉielo komencis kolektiĝi nuboj. En la vagono oni antaŭdiris pluvon. La stratoj traveturataj estis plenplenaj da homoj, kiuj duone senvestigis sin kun celo enspiri la freŝan aeron, verŝajne ankaŭ sentante la proksimon de l’pluvo. Efektive baldaŭ okazis fulmotondro kun pluvo. La homoj tumultis, serĉante sekan lokon. Ĉiu kaŝis sin, kie ajn estis eble. Kelkaj

— página 6 —

24 — SENNACIULO

pondemon ĉe lernantoj per starigo de malĝustaj aŭ fantaziaj asertoj, fabelaj rakontetoj kun neeblaj situacioj, ktp. La lernantoj, eĉ la silentemaj, sentos sin instigataj korekti la erardirojn. Ankaŭ el tiu artikolo de praktikulo oni povas konkludi, ke instruanto antaŭ ĉio devas kompreni varie prezenti la lecionojn k scii amuzi la studantojn.

Por memoro.

Niaj ĉeĥoslovakaj K-doj aperigis specialan presitan eldonon de sia Bulteno okaze de la frua morto de K-do Josefo Fox, dum 5 jaroj sekretario de la ĉeĥoslovakia L.E.A. Tiu memorfolio entenas la foton de la noblanima mortinto. La Ligo alvokas al monkolekto por la vidvino.

N. B.

Recenzejo

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias

Eldonaĵoj de Federacio de Laboristaj Esperantistoj en la nederlandlingva regiono (Postbus 0.50, Amsterdam).

NIA LERNOLIBRO (Ons Leerboek) de Jac. Lem jr. 208 pĝ. Form. 13×21. Prezo: 1 gd.

Jen la tria eldono de la Federacia lernolibro, kiu, kiel oni vidas, tre rapide disvendiĝas. Al ĝi ni ŝuldas certe multajn seriozajn esperantistojn en Nederlando.

ŜLOSILO al la supra Lernolibro. Samformata. 30 pĝ. Prezo: 0.25 gd. Dua eldono.

VOOR HET EKSAMEN, A. (Por la Ekzameno). Samformata. 32 p. Prezo: 0.25 gd. Laborilo por kandidatoj de l’unuagrada ekzameno (A) pri «lingva kapablo» (Oni devas scii, ke la nederl. LEA aranĝas ĉiujare prilingvajn ekzamenojn.)

K-DO PAQUIER ne plu ekzistu! Ĉion lin koncernan sendu al lia anstataŭanto: Bubo Esperanto, Bourse du Travail, 67, rue Turbigo, Paris 3.

Korespondado

GERMANIO.

K-do 26-jara dez. koresp-adon kun Gek-doj el tuta mondo. Certe respondos. Adr.: Hans Britzius, Albert Maysstr. 14, Heidelberg.

HISPANIO.

K-do M. Sala, Olot (Gerona), dez. kor. pĉt. Nepre respondos.

Kamaradinoj, pretaj partopreni nian XIV-an Kongreson, ekrilatu kun junlaborista rondeto. Certa resp. Skribu al: Sotere Pérez, Hernan Cortés Valencia.

Du junaj k gajaj K-doj dez. kor. kun K-dinoj partoprenontaj la Kongreson. Adresu al: Pascual Tarin, str. Ferrer Guardia, 17, Cheste (Valencia).

Juna K-do dez. kor. kun ĉiul. K-doj: Vicente Almenar, str. Ruaya, 22-2º, Valencia.

USONO.

T. Veder, 24-29 Merchant St. Astoria, N.Y., dez. kor. k kontakton kun socialistoj-personoj k grupoj — fidelaj al la principoj de l’Marksismo. Atentindaj korespondaĵoj estos legataj en usonaj socialistaj rondoj.

12 Esperanto-gelernantoj, 20-25 jaraj, en laborista altlernejo, dez. salutojn k korespondantojn el ĉ. landoj. Adresu: La Esperantokurso, Viskadalens Folkhögskola, Seglora, Svedio.

Ni deziras korespondi pri diversaj temoj, Artur VESTLUND, Fritz CARLSSON, Valter JANSSON, Arthur KARLSSON, Ivar JANSSON, Gunnar SKAHLBERG, Gustav PETTERSSON, Einar JANSSON, Karl KARLSSON, Lirr THISSEN, Gerhard NILSSON, Nils BERTILSSON, Ake ANDERSSON, Ingvar NILSSON.

Adreso: Guldsmedshyttans Esperantoklubb, Guldmedshyttan, Svedio.

Radio-Programo

27.I.: 16.45-17.00 MET, Tour Eiffel, 1.446 m., turismo. — 17.15-17.25, Brno, 342 m., d-ro Kamaryt pri filozofia temo. — 21.10-21.20, Lyon-la-Doua, 466 m., raporto pri la radiokonkurso. — 22.00-22.15, Radio-Béziers, 225 m., informoj.

28.I.: 11.30-11.50, Marseille-Provence, 316 m., informoj, poezio.

11.II: Stokholmo, 10. 10 h. La ĥoro «La kantobirdaro» (kiu kantis ĉe la XIII-a SAT-kongreso en radio kantos «La espero», «Kanto de l’ligo» k «Vermlando» (popolkanto) (Hj. Olsson).

La disaŭdigoj de Minsk okazas ĉiumonate la 1., 3., 5., 7., 9., 11., 13., 15., 19., 21., 25., 27., 31. de 23.30 ĝis 23.50 h. laŭ Moskva tempo. Pri aŭdebleco oni informu la Minskan Radio-Komitaton (Esp. Sektoro), Universitetskaja 16, Minsk, Sovetio.

La Anarkista Esp.-Grupo de Stokholmo aranĝos letervesperon sabate, la 24-an de februaro. Ĉiu, kiu ne ŝatas diktatorecon k subpremon, bonvolu sendi al ni revoluciajn salutojn! Adreso: Folke Rosen, Helgagatan 36, III, Stokholmo (Svedio).

Nekrologo

La 29-an de decembro mortis K-do

J. F. Stone

el Rhyl, Britio, SAT-ano 14 586. — Spite grava malsano dum la pasintaj 5 jaroj, kiu malebligis eksterhejman agadon, li multege laboris por nia movado. Li korespondadis kun preskaŭ 100 eksterlandaj Gek-doj k kelkfoje skribis leterojn dum tutaj noktoj. La malsano malebligis la dormon. Antaŭ la malsano li estis la sekretario de sia sindikata filio k I. P. L. (Sendependa Lab. Partio).

SAT perdis fervoran K-don.

premis sin al la muroj, aliaj staris apud la vendejoj. La hundoj malaperis sub la vendotabloj. Kelkloke pluvombreluloj trakuris la straton. La arboj freŝiĝis sub la pluvego. La tero, sorbinte akvon, fariĝis nigrelasta.

Mi baldaŭ atingis la stacidometon, kie mi devis atendi, ĉar la pluvo malhelpis min daŭrigi la vojiron. Poste mi tamen riskis la trapluvan iradon; feliĉe la amiko ne loĝis malproksime.

Kiam mi renkontis la kamaradon, la pluvo ĉesis, k ni povis iri al la lageto. Ni konversaciis en esperanto, pri diversaj temoj k rapide atingis la kajon de la lageto. Multaj ĉirkaŭloĝantoj troviĝis ĉe la bordoj por spiri la freŝan aeron ekster la loĝejoj. Ĉie oni povis vidi arojn da homoj, amasiĝintaj, pare k izole sidantaj k kuŝantaj sur la benkoj. Ie oni kantadis, ludis, ekfajfis, k harmonioj sonis de tie k alie. La lageto bruege moviĝis, sur ĝiaj ondoj balanciĝis anasoj k anseroj. La suno, tre ruĝa kiel embarasita fraŭlino, kaŝis sin post la altaj fabriktuboj, malice elrigardante de tie.

Post nelonge ni iris urben. Transirante ponton, ni rimarkis ne tre malproksime ciganan tendaron. Jen vaganta homamaso, esprimis sin mia kamarado. Ili traveturis, vere, jam la tutan mondon. Ĉiutage, preskaŭ, ili ŝanĝas sian loĝlokon, ruliĝante de vilaĝo al vilaĝo, de urbo al urbo, de lando al lando. Ilia tuta vivo ja estas konstanta vojaĝo.

Subite antaŭ ni elkreskis, kiel el la tero, ciganino, proponanta siajn sorĉojn. Ni rifuzis ŝian komplezon, direktante nin al la tendaro mem. Ĉi tiu estis sieĝita de scivolema knabaro. La ciganoj forĝis, kudris, riparis betojn [?] ktp. La virinoj preparis la vespermanĝon, ĵetante branĉetojn sub la kaldronon.

Ni nun forlasis la tendaron k rapidis al la urbo. En la centra strato ni haltis, pro tio ke ni rimarkis en aŭtomobilo grupon da eksterlandanoj k pensis, ke inter ili povus troviĝi esperantistoj. Inter la grupo efektive ĉeestis esperantista fraŭlino, kvankam neperfekte parolanta. Ni postlasis ŝin kun la grupo post mallonga interparolo. Germanino, ŝi estis veninta Sovetion, por labori kiel inĝeniero.

La momento de l’interparolo kun la eksterlandanino alportis al mi grandan feliĉon. Kiam la fremduloj estis forlasintaj la urbon, por mi k mia kamarado (komencanta esperantisto) grandiĝis la laborkampo en la esperanta movado. Ĉiuj interesiĝis k volis scii, kiom kostas la lernado, kiom da tempo oni bezonas, ktp. Ni respondadis al ili k rekomendis la Svistunovan lernolibron, promesante ankaŭ nian helpon ĉe la lernado. Sed kiel tio estas ebla por ni, kies vesperaj horoj estas okupitaj per studado, kiel vesperkursaj studentoj?

Jen mia memororiĉa tago, en kiu mi parolante esperanton kun nesamlingvano, faris la plej sukcesan propagandon dum mia vivo.

Sovetiano (sen subskribo de la nomo)¹.

¹ La legantoj bonvolu rimarki, ke la manuskripto aĝas sufiĉe longan tempon. Ĝia publikigo estis prokrastata, de kiam la kriza tempo devigis nin plimalgrandigi (kun samtempa plimalaltigo de l’abontarifo) la paĝaron de niaj organoj. Cetere tiaj «memoroj» nenion perdas tra la paso de l’jaroj; ofte male. — Red.

N.º 414, 25 de febrero de 1934

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

10-a JARO, N-o 414 — MONATA ESPERANTO-GAZETO — 25. FEBRUARO 1934.

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO, ADMINISTREJO K SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO : 23, rue Boyer, Paris 20ᵉ Poŝtĉekaj kontoj je nomo de SAT-Paris : Bruxelles n-o 350 189, S’Gravenhage n-o 211 533, Kopenhago n-o 4 986, Leipzig n-o 85 148. Paris n-o 1234 22, Stokholmo n-o 74 153, Wien n-o D-109 068, Zagreb n-o 41 448, Zürich n-o VIII-200 49. Alilande oni pagu per poŝtmandato je nomo de SAT, bonvalutaj devizoj en rekom. letero aŭ bankĉeko je nomo de « L. Bannier ».

PRI KELKAJ FUNDAMENTAJ PRINCIPOJ

Inter la akuzoj, agitcele ĵetataj per krudaj k incitaj esprimoj de malsinceraj personoj el la IPE-tendaro kontraŭ SAT-gvidantoj k- membroj, retenis mian atenton speciale unu, kiu riproĉas la neplenumon de principa postulo statuta. (Mi volas enkonduke rimarkigi, ke mi tute ne intencas polemiki kontraŭ la aŭtoroj de la fiartikoloj, kiuj aperis en la n-o 7 de « Sur Posteno » ; tiaj personoj, pro sia evidenta malhonesto k malsincero, meritas nur nian kompletan ignoron. Tamen havas valoron laŭ mia opinio, bonuzi la okazon por komenti k firmigi en la pensoj la ideojn, kiuj staras ĉe la bazo de nia organizo.)

Efektive, en la paragrafo 1-a de la Statuto oni legas : « (SAT estas Asocio, kiu celas) lernigadi, instruadi, klerigadi siajn membrojn tiele, ke ili fariĝu la plej kapablaj k plej perfektaj el la tiel nomataj internaciistoj… ». Tio estas unu el la bazaj principoj k taskoj de la tuta SAT-agado. Se ni ne povus utiligi esperanton en tiu senco : en la formado de spiritostato, kiun plej trafe oni difinas per la termino « sennacieca », tiam nia tuta laboro estus sensignifa k eĉ sensenca.

La malsincera riproĉo en la IPE-gazeto direktis sin kontraŭ la skribmaniero de iu germana K-do, kiu ĝuste reflektas la spiritostaton de palpanto, de serĉanto, sed tute ne tiun de « faŝista agento ». Kiel ĉi lastan nome konsideras lin la aŭtoro de la fiartikolo menciita — cetere estas nenia dubo, ke la skribaĉulo serĉis per tio nuran pretekston por ataki la redakcion de « Sennacieca Revuo ».

La serĉado pri la vojo, la hezitado, la dubo mem, estas karakterizaj por pensanta homo. Kaj ni dezirus, ke ĉiu SAT-ano ne nur akceptu blinde la unuan paragrafon de nia Statuto, sed tralegu ĝin multfoje k pripensu ĝian profundan sencon. Tiu germana K-do, kiu staris, kiam li skribis siajn liniojn, sub la senpera impreso de la travivaĵoj, kiuj akompanis la alvenon de Hitler al la regpovo, estis kondukata, kiel multaj aliaj, al kritika observado : Pro kio, li sin demandis, tiu spiritostato de ekstrema naciismo venkas super la proleta internaciismo hodiaŭ en Germanio ? Kiun sencon, kiun signifon havas tiu fakto, ke multaj milionoj da homoj, inter ili sennombraj proletoj, kiuj iam entuziasmiĝis por la Tutmonda revolucio, hodiaŭ ne nur toleras, sed eĉ subtenas reĝimon de diktatoreco, kies simbolo estas la Nacio ?

Certe, se oni estas ĝisfunde ortodoksa (aŭ ŝajnigas almenaŭ esti tia, kiel G. Demidjuk), ĉion oni klarigas, sen kaprompado, laŭ sia kateĥismo, kiu donas klarigojn k rimedojn pri ĉio en similaj cirkonstancoj, eĉ la plej neatenditaj k neantaŭviditaj. Sed pensanta homo ne povas konsenti kun tia metodo. Tiu komparas, diskutas, serĉas, provas kompreni per sia sana homa racio, mallonge, por paroli per la vortoj de la Statuto : li celas eviti la « dogmiĝon de la instruoj, kiujn li ricevas en sia aparta medio. »

Mi ne volas diri, ke ĉe tia serĉado k komparado la ortodoksa kateĥismo havu absolute nenian rolon. Ne ! marksanoj kiel nemarksanoj havas intereson k utilon legi la pensojn k sugestojn de Marks k aliaj socialistaj pensuloj pri tiu aŭ alia demando, k ili konkludos per tiu legado mem, ĝis kia grado praviĝas la doktrino, k kio ŝajnas laŭ la aktualaj cirkonstancoj aldonenda aŭ eĉ… korektenda.

Kia do estis k estas la kaŭzo por la nuna malforto de la laborista movado ? Kial do la gigantaj organizoj financitaj de milionoj da grandparte klaskonsciaj laboristoj disfalis tiel subite en Germanio ĉe la unua decida ekpuŝo de la Hitlera atakego ? Ĉu kulpas nur la laŭpartia dividiĝo k malunueco de la klasbatalantoj ? Ĉu estis nur pro tio, ke gvidantoj ne donis en la ĝusta momento la signalvorton por batalo ? Aŭ ĉu ne pli vere tio okazis, ĉar la vera konscio de l’individuoj ne estis sufiĉe evoluigita, k la cerboj kvankam reagante eventuale je signaldiroj, ne sciis klare kompreni la signifon de sia batalo por libero ? Pro manko de konvinko k de kompreno precipe rilate la tutmondan solidaron de la proletaro, pro tio ke praktike la interligon tenis nur la gvidinstancoj, kies presita aŭ buŝe prezentita raporto neniel povus anstataŭi la personan sperton sur internacia kampo.

La fama devizo pri la unuiĝo de l’proletaro el la mondo devis tial resti malneta, nebula, neverŝajna eldiraĵo en la menso de la laboristoj. Neniu volos aserti al ni, ke ekzemple sovetia laboristo, unulingvulo, malgraŭ la agitvortoj pentritaj sur banderoloj, kiujn oni portas ĉe manifestacioj antaŭ la Kremlo, povas akiri ĝustan komprenon pri la situacio de alilandaj laboristoj. Ĉar li ja ne havas la eblon interligiĝi rekte kun eksterlandaj proletoj ; eĉ okaze de vizito de eksterlandaj laboristoj al Sovetio ankaŭ nur samlingvanoj, esperantistoj estas privilegiitaj rilate la interkompreniĝon. Kaj la rekta k individua korespondado kun alilandaj proletoj ankaŭ preskaŭ ekskluzive estas rezervita al la relative malmultaj uzantoj de esperanto¹…

Sed ni revenu al la germania ekzemplo : La malsufiĉo de sennacieca edukado ĉe la laboristaj amasoj estas sendube unu el la kaŭzoj, pro kiuj fiaskis la nuntempa laborista movado en Germanio k aliloke k disfalas sub la unuaj seriozaj elprovoj. Ĝi klarigas ankaŭ, kial povis tiagrade reeksprosperi en la mensoj la naciista ideologio k enradikiĝi ventrapide en milionoj da germanoj, kiujn supraĵemuloj erare en sia tuto titolas per elburĝaro.

¹ Cetere la malpermeso de SAT en Sovetio efikis unuavice malhelpe je tiu interkontaktiĝo peresperanta de K-do al K-do ; ĝi sekve servis objektive al la celoj de naciistoj.

— página 2 —

26 — SENNACIULO

Anstataŭ riproĉi al la pripensema germana K-do, kiu cerbumis pri tiuj aferoj k esploris malkaŝe pri la kialo de la naciista venko, anstataŭ lin insulte trakti k forpuŝi per tio tutcerte el la rondo de tutmondanoj, estus devo de laborista esperantisto (k tiom pli de redaktoro), dank’ al la komuna lingvo plifirmigi k plisolidigi la jam kreitan kontakton. Se tiel ne jam okazis per la SAT-laboro, ne estus klarigebla ja la fakto, ke ankoraŭ nuntempe tre granda nombro da K-doj en Germanio, spitante la ĉiam minacantan danĝeron pri malliberiĝo, restas en kontakto kun siaj samcelanoj alilandaj, k tiuj K-doj dankas sian kontakton nek al unu el la politikaj partioj, nek al siaj sindikataj asocioj, sed al la organizo de la laboristaj esperantistoj-SAT.

N. B.

Vasto de l’gazet-kolporto Mezuril’ de nia forto ! La eldonkvanto de tiu ĉi numero estas 4000 EKZEMPLEROJ.

Kion signifas la sukceso de A.D.L.E.L. ?

La Direkcio k la Literatura Sekcio, diskutante pri la plano k starigo de ADLEL, (Asocio por disvastigo de laborist-tendenca Esperanto-Literaturo), konsideris diversajn vidpunktojn, kiuj necesigis la funkciigon de tiu ĉi nova SAT-entrepreno. Nun, kiam la plano jam eniris la stadion de la realiĝo, kiam ni vidas, ke la entrepreno ekfloros, vivplena burĝono, ŝajnas al mi necese, ke la SAT-anoj ankaŭ konu k ĝuste taksu la gravan signifon de la ADLEL-a sukceso.

Ni ekiru de la vidpunkto movada.

Ni estas laboristaj esperantistoj k instruadas esperanton al la laboristoj en ĉiuj landoj tra la mondo. Jam antaŭ longe oni konstatis, ke sen facila, unueca k vivanta internacia lingvo, inter la laboristaro de la mondo — eĉ inter sampartianoj — neniam regos la tiom multe pritraktata k dezirata internacia solidaro, kvankam ĝi estas necesa por la emancipiĝo de la laboristaro. Do, por krei internacian solidaran ligon k sennaciecan spiriton, estas absolute necesa la internacia lingvo esperanto.

Sed, se ni akceptas la tezon, ke la kerno de vivanta lingvo estas ĝia literaturo, kiu unuecigas k evoluigas ĝin, tiam estas nepre bezonata floranta, vivplena literaturo ankaŭ en esperanto. Kaj, kompreneble, ni laboristaj esperantistoj bezonas tian literaturon, kiu konformas al niaj ideoj, al niaj aspiroj k celadoj.

Kiam ni entreprenis la starigon de ADLEL, nin gvidis la celo, krei tian literaturon ankaŭ en esperanto, por la spirita nutro en distra formo, por la tutmonda lab. esperantistaro, samtempe firmigante tiujn ŝtupojn, sur kiuj esperanto, kiel lingvo, jam surpaŝis, trotante al la ĝenerala akceptiĝo.

Jen aro da faktoj, kiujn ĉiu lab. esperantisto, precipe SAT-ano, konstante devas teni en la memoro.

Sed ni iru pluen ! Montriĝas iu signifoplena fakto, nome tiu, ke la laboristaro en ĉiuj kapitalistaj landoj havas la saman lokiĝon, la saman sorton. Ĝi speguliĝas plenlume en la verkoj de diverslandaj aŭtoroj, kiuj verkas en sia nacia lingvo k ĉerpas siajn temojn el la vivo, lukto k sufero de la milionoj. La samsorteco elstaras, malgraŭ ke tiuj verkoj ĉiam surportas ian lokan nacian stampon.

Sed antaŭ ni konturiĝas modele la homo de estonta sociordo, ni nomu lin sennaciulo, kiu kapablos libere pensi k senti, la sennaciulo, la homo de la epoko, en kiu tra la mondo estos triumfinta la Socialismo. En tiu ankoraŭ tre fora universala socio la literaturo ankaŭ devos nepre surporti la stampon de tiu ideala sociordo. Ĉu tia literaturo estas imagebla en nacia lingvo ? Mi dubas.

Sed ni restu ĉe la nuno. Ĉar hodiaŭ ni ja nur… aspiras al tiu luma estonto. Jen, ĝuste la literaturo estas la plej potenca vojrompilo al la estonto. La Literatura Sekcio konstatis, ke inter niaj vicoj troviĝas kreantaj fortoj, en kiuj estas rekonebla la taŭga spirito por la kreo de tiaspeca nobl-aspira literaturo, kiu montradas la vojon al la laborista esperantistaro, same kiel lumturo en nigra nokto montras la ĝustan direkton al la ŝipo puŝegata de ondegoj al danĝeraj rifoj.

Jes, ja ! Krom la tradukoj el diversaj lingvoj (de nur altvaloraj verkoj) ni bezonas ankaŭ tian literaturon, kiu originas el la novdata k propasperta [?] mondo esperantista. Originalan literaturon, kiu signos la vojon al la supre priskribita estonta sociordo ideala per prezento de figuroj el la nuno, kiuj kun streĉitaj fortoj kuriere trotas ĝiadirekten.

Bona nepre laborist-tendenca traduk-literaturo. Kreo de valora originala literaturo, k la tuton por la kiel eble plej malalta prezo, por igi ĝin akirebla al la laboristaj esperantistoj. Tion ĉi volas ADLEL k tion ĉi kunportas ĝia sukceso ! Forta, vivplena ekpaŝo al la estonto.

EMBA, sekretario de la Literatura Sekcio de SAT.

ATENTIGO. La signo, kiun la legantoj trovas ĉe la fino de la n-o, estas la sindikata marko ; ĝi indikas, ke la presisto plenumas la regularon de la sindikato k ke la presejaj laboristoj estas sindikatanoj.

A. D. L. E. L.

Ni informas vin, ke dum la unuaj tagoj de marto la ADLEL-anoj ricevos (ĉu rekte el la presejo en Anemaso, ĉu el Parizo) la unuan volumon de la ĉi-jara serio : LA BRAVA SOLDATO ŜVEJK (broŝuritan aŭ binditan, laŭ sia mendo) k krome « Kandid » aŭ alian libron, kiun ili elektis laŭ la SAT-katalogo.

Krome ni baldaŭ mendos la kompostadon de JIMMY HIGGINS, la fama verko de U. Sinclair, kiu havos pli ol 300 paĝojn (k ne 260, kiel ni unue supozis).

Ni petas la anojn, kiuj pagis nur la unuan parton de la kotizo (20 fr.), TUJ ĝiri al SAT ĉu la duan parton de la pago (15 fr.) ĉu la tutan reston de la abono (30 fr.).

Direkcio de SAT.

Ies Opinio

En sia gazeta rubriko kun titolo « Ies Opinio » la konata usona avangardulo k ĵurnalisto Dana Slit (Sleeth), nova SAT-ano, aperigis ĉi-suban artikoleton en januaro en la sekvantaj ĉiutagaj gazetoj usonaj : « Seattle Star », « Tacoma Times » ; « Spokane Press » ; « Boise Capital News » ; « Portland New Telegram » k « Post Record » el La Anĝel-urbo (Los Angeles). Krome ĝi aperis en multaj aliaj pli malgrandaj usonaj gazetoj.

Bedaŭrinde ni povas prezenti nur proksimuman tradukon de la tuta artikoleto, pro tio ke svarmas en ĝi usonismoj treege malfacile tradukeblaj en lingvaĵon kompreneblan por eŭropanoj. La laŭvorta traduko, kiun liveris al ni nia nelacigebla amiko k varbulo J. Ege (16 285) (al kiu ni ŝuldas la nuntempajn sukcesojn de SAT en Usono) povus eble esti komprenata de usona esperantisto, sed ne de aliaj, kiuj malkonas la spiritostaton de la usona legantaro, al kiu sin turnas Dana Slit propagandcele. —Red.

… Nova tasko stariĝas antaŭ mi, la tasko lerni esperanton. Mi verkis pri esperanto k tuj ĉiuj marĉandistoj pri esperanto bombardis min, k ilia argumento estis logika : « Se vi kredas al nia ideo, kial ne aliĝi ? »

Ne ekzistas respondo al tia argumento ; tial mi senpacience atendas la esperantan lernolibron, k kiam mi ricevos ĝin, mi uzos kelkajn horojn por pripensi ĝian enhavon ; pli da nenecesa laboro, sed paĉjo estas kuraĝa.

Esperanto-amiko sendis al mi la novembran n-ron de « Sennaciulo » sur kies 10-a paĝo mi trovis miajn freŝdatajn dirojn priesperantajn sub

— página 3 —

SENNACIULO — 27

la titolo « Propagando en Usono ». Kaj tie mi legis mian nomon transskribitan en esperanto k, kun tio, mi estus doninta semajnan salajron kiel mulpelisto por esti kapabla eldiri similajn aferojn¹. Mi estas nomita « diversaĵoj en naŭ lingvoj k paro da ĉinaj dialektoj² », sed esperanto min venkas. Mi simple devas alpreni tiun perilon por interŝanĝo k ĝin studi ; ekzistas kelkaj personoj, kiujn mi ŝatus malbeni en universala lingvo.

Tiel mi ekiras denove, verkas iomete por helpi al mondpaco k fine forsendas ĉekon kun la celo aĉeti lernolibron.

Sovetio estas la sola lando, kiu estas eldoninta poŝtmarkon por memorsoleni esperanto – kongreson. Kiam oni diras, ke Sovetio deziras militon, oni mensogas al vi. Multaj nacioj estas eldonintaj poŝtmarkojn memore al mortintaj herooj, nur unu eldonis poŝtmarkon por forigi militon….

Ial, mi estas esperantistiĝanta ; jen al tria societo mi aliĝas³. Ne por serĉi postenon, ĉar mi rigardas prefere miajn societajn devojn kiel seriozaĵon.

Dana Slit.

¹ Sendube ŝercparoloj, celantaj la lertan aranĝmanieron de nia fervora K-do 16.285, kiu varbis al esp-o K-don Slit. ² Kredeble aludo pri poligloteco de Slit. — Red. ³ Nome, al SAT. — Red.

FANTAZIAĴOJ EN «SUR POSTENO»

Fine de la pasinta jaro aperis esperantlingva revuo « La Kritika Observanto », kiun ni recenzis detale en « S-ulo » n-ro 410. M. Boubou, kiu laŭŝajne tute perdis sian juĝkapablon pro la malamo k malfavoremo kontraŭ SAT, organizo de laboristaj esperantistoj, vidas fantomojn k malkovras en la eldono de tiu ĉi revuo « novan taktikon de la sennaciista sekto ». Tiu ĉi manio, vidi en ĉiuj esperantaĵoj, kiuj ne estas eldonitaj de IPE, la manon de K-do Lanti k ideojn de la « sennaciista sekto », vere forkondukas Boubou-on de la reala mondo al iu nubolando.

Li « facile rekonas » la manon de K-do Lanti en la artikoloj de « La Kritika Observanto », kvankam Lanti neniam skribis eĉ vorteton en tiu ĉi revuo, kiun li ne ricevis pli frue ol la redakcio de « Sur Posteno ». Nek li nek K-do Bartelmes havis iajn rilatojn al « La Kritika Observanto ». Boubou citas kelkajn alineojn el unu el la seriozaj, objektivaj artikoloj k juĝas ilin kontraŭmarksaj, neniel argumentante kontraŭ la bone pravigitaj opinioj de la revuo. Miksante la enhavon de la revuo kun la sennaciisma teorio de Lanti, li pruvas, ke li nek komprenis la artikolon de « La Kritika Observanto », nek la ideojn de Sennaciismo. Li ne konas la Marksan doktrinon mem, ĉar li laŭŝajne opinias, ke tiu ĉi doktrino agnoskas objektivajn verojn, kvankam estas konate, ke Engels konsideris tion kiel « pli altan sensencaĵon ». La « cerbumado » efektive ne estas por li ŝatata okupo, ĉar aliel li devus timi fariĝi « filozofo » — nomo sufiĉe aĉa en la okuloj de Boubou k Kio.

Estas vere mirige, ke la Moskva redakcio sin kompromitas tiom evidente per la publikigo de tia fantaziaĵo.

H. P.

Por Ŝtopi la Breĉon

  1. listo
Naciano 8 ffr.
El Germanio 3 mk. g.
Same 3 mk. g.
K-dino Lans, Roterd. 1 gd.
K-dino Beckeringh-Kremer 1 gd.
K-do Dreves Uitterdijk 0.40 gd.
Auberger-Paris 10 ffr.
Belaud (18.515) 5.50 ffr.
Kamparanino 5.— gd.

Pionirlaboro en Portugalio

En Portugalio fondiĝis instituto, kvankam neoficiala, por propagando de esperanto en la portugallingvaj regionoj. Tiu ĉi instituto, kies nomo estas « Portugala Akademio de Esperanto », kun sidejo en Lisbono, Rua do Jardim do Regedor, 5, 4-o E., komencis eldoni Kompletan Kurson de esperanto, liveratan laŭkajere al la kursanoj aŭ izolaj memlernantoj. La unua kajero ĵus aperis k enhavas detalan traktaĵon pri deveno k historio de la mondlingva movado, donantan al la novaj adeptoj de esperanto larĝan konon pri la tuta lingva problemo. La aktuala situacio de la esperanta movado en Portugalio k Brazilio vidiĝas per la listo de esp. organizoj, inter kiuj SAT okupas reliefan lokon. La tuta verko de la « Kompleta Kurso » ampleksos 17 kajerojn, kiuj kostas por Portugalio 40 k por la eksterlando 50 eskudojn.

La refortiĝo de la esp. movado en Portugalio certe progresos pli rapide sub la influo de tiu ĉi nova faktoro de instruado k propagando.

[REKLAMO p.3] PLENA VORTARO DE ESPERANTO — 2-a eldono kompostiĝas. Baldaŭ aperos.

LA LIBERO DE ŜTATOFICISTOJ EN NEDERLANDO

Libero… gajo, jen vortoj, kiuj ne plu ekzistas por ni : ŝtatsklavoj. La registaro, konkurence al la faŝismaj partioj, malpermesis al siaj dungitoj la membrecon al ĉiu revolucia partio. La kom. partio, O.S.P. (Sendependa socialista partio), anarkistaj partioj k aliaj fariĝis subite tiel ŝtatdanĝeraj, ke sekve de tio oni ne plu rajtas esti membro ; eĉ subteno malgraŭ nemembreco signifas maldungon.

Strange estas, ke la Socialista demokrata partio ne ankoraŭ troviĝas sur la listo, kiun ni devis subskribi por atesti, ke oni ne estas membro nek subtenas iun el la partioj troviĝantaj sur la nomita listo. Nur la oficistoj, deĵorantaj sub estreco de la ministro por defendo, ankaŭ ne plu rajtas esti anoj de la S.D.A.P. (socialdem. partio). Ankaŭ la faŝistaj partioj estas tabuo por ni ŝtatoficistoj.

En la teksto de la listo oni zorge atentis ankaŭ la estonton, ĉar la dokumento estas redaktita en prezenco k futuro. Fakto estas, ke la kvanto da revoluciemaj ŝtatoficistoj estas ridige malmultnombra ; la ago de la registaro signifas do pli vere aĉan manovron k nur servas por kontentigi la reakciemulojn, k samtempe kapti la venton el la veloj de la faŝistaj ŝipoj.

Per ŝtelistoj oni kaptas ŝtelistojn, — tiun proverbon oni ĉi tie praktike aplikas. Alivorte, enkonduku kelkajn postulojn de via kontraŭulo (ĉi tie la konkurencaj faŝistaj partioj), k li perdos sian kreskoforton.

Nun ni ja rajtas supozi, ke ĉiuj ŝtatoficistoj estas nedanĝeraj obeemaj servistoj, ĉar pro la neeblo esti ano al iu revolucia partio, kompreneble ankaŭ ilia koncepto subite ŝanĝiĝis, ili ne plu sonĝas, pripensas k en siaj konversacioj ne plu tuŝas la socialismajn ideojn.

Nia spirito, same kiel tiu de la germanoj, en la tempo de kelkaj horoj radikale aliiĝis. — Ĉu vere ? Ĉu ne multaj sekrete agas same kiel antaŭe ? Sed la fakto evidentas, ke postrestas nigra makulo en la nederlanda historio, kiu iam havis la famon, ke la indiĝenoj de ĉi tiu landeto altentenas la liberon k estas tre demokrataj.

Sur la menciita listo ankaŭ troviĝas N.U.K. (= Nederlanda « unuiga » komitato) ; tiu komitato konsistas el opoziciuloj k eksigitoj el nia Federacio (Lab. Esperantista). Se inter ili estas ŝtatoficistoj, mi speciale kompatas ilin, ĉar ĝis nun ili ne bonŝancis en la I.P.E.-movado.

Espereble ili finfine ekkomprenos, ke la unuiga tasko troviĝas ĉe SAT.

— página 4 —

28 — SENNACIULO

En ĝi ni liberigas nin de ĉia partifanatiko ; almenaŭ ni havas la eblon disvastigi nian koncepton pri partioj, socialismo, ktp.

Nuntempe, post la fiasko de la laboristaj partioj en Germanio, eĉ nuntempe ankoraŭ ĉiam la gvidantoj k, kun ili, ilia sekvantaro ne komprenas, ke nek la multanareco de la partioj, nek la multnombro da voĉdoniloj dum balotoj estas la plej gravaj kondiĉoj por la emancipiĝo de la laboristaro ; nur la spiritostato de ĉi lasta alportos la venkon. Tiom longe kiel la laboristoj staras dise, tiom longe kiel ili blekas kiel la ŝafaro, kiam ili estas gvidataj, ĉu al paŝtejo, ĉu al buĉejo (pardonu, K-do Lanti), tiom longe ili ne akiros la potencon, k akirinte ĝin, ne mantenos ĝin.

Malmultaj estas ni SAT-anoj, ankaŭ ni ne ankoraŭ estas perfektuloj, klaskonsciuloj, sed mi ne dubas : ni estas sur la ĝusta vojo. Ni utiligu la fakton, ke SAT ne troviĝas sur la menciita listo, k ni streĉu la fortojn, por propagandi por nia celo ; ankaŭ la ne-ŝtatoficistoj-SAT-anoj propagandu senlace la unuigan taskon de SAT.

Kaj vi, nederlandaj Federacianoj, ne-SAT-anoj, sed legantoj de « Sennaciulo », venu en niajn vicojn, aniĝu k fariĝu abonantoj al « Sennacieca Revuo », prikonsideru, ke per tio vi fariĝos aktivaj esperantistoj por via propra avantaĝo, por tiu de la lab. esperanta movado k ne malpli profite al nia vivtasko, la Socialismo.

Nun ni ankoraŭ posedas parton da libero en Nederlando ; ni utiligu ĝin ! Kun sennaciecaj salutoj.

Ŝtatsklavo.

[REKLAMO p.4] Baldaŭ aperos : J. HAŜEK. LA BRAVA SOLDATO ŜVEJK dum la mondmilito. Tradukis J. ŜTADLER. 150 paĝoj. Prezo : broŝ. 12.50 fr., bind. 17.50 fr. fr. Unua volumo A.D.L.E.L. — serio.

Tra la Esperanta Gazetaro

Katolikoj pioniroj de l’marksismo ?

ESPERO KATOLIKA, en sia numero de novembro 1933, daŭrigis publikigi artikolon de l’episkopo en Regensburgo sub la titolo « Ĉu ankoraŭ ekzistas savo ? », en kiu ni legas kun mirantaj okuloj, ke « kontraŭ tia malhoma, nekristana, troege materialisma enfokusigo de la ekonomio (flanke de la liberalismaj kapitalistoj Red.) protestis eminentaj katolikaj viroj jam jardekojn antaŭ Marks. La Viena konvertito Adamo Miler (Müller) longan tempon antaŭ Engels montris la grandan mizeron de l’anglaj laboristoj k skurĝis ties neprirespondan ekspluatadon ».

Sed vin, kara leganto, frapas du vortetoj, kiuj pensigas vin : La katolikaj viroj « protestis » — k Marks alvokis al klasbatalo ; la katoliko « skurĝas » la ekspluatadon — sed Marks instruis, ke estas necese skurĝi la ekspluatantojn — Sed bagatelaj diferencetoj….

Cetere en la decembro n-ro E. K. direktas « Leteron al malriĉulo », konsolante la « karan malriĉan mizeran homon » per sanktigo de lia malriĉo k rimarkigas al li, ke li « ŝuldas al la Savinto dankon, kiun li plej bone donas per tio, ke li unuflanke sian sorton portas ne kun dolore kaŝita furiozo, sed kun silenta rezigno.

« Antaŭ naskiĝo, vivo, morto de Jesuo la malriĉuloj estis malŝatata homklaso, piedpremita de ĉiuj… » K nun egalrajtaj, estimataj membroj de nia glorriĉa socio… evidente.

AD LUCEM¹

Ĝuste tiel nomiĝas la mallongigo de la « Asocio de Laikaj Universitataj Katolikoj k Misioj por la Frata Unueco inter la Rasoj », kies prezidanto estas kardinalo Lienart, episkopo de Lilo (Lille). « La Juna Batalanto » en n-o 3/4 (nov. 33) donas detalojn pri tiu ĉi katolika propaganda organizo, resumante ĉe la fino :

« Ne ĉiu estas vokata, fariĝi membro de AD LUCEM. Sed ni ĉiuj povas kulturi en ni la spiriton de tiu movado. Ni detruu en ni la naciajn rasajn antaŭjuĝojn, ni forigu la kondamnindan fierecon, ni respektu k amu unu la alian, tute egale ĉu ni havas blankan, flavan aŭ nigran haŭton, ĉu ni apartenas al granda aŭ malgranda nacio. Ni fariĝu veraj kristanoj ! Tiam ni ne bezonas perdi la kredon, ke sur ĉi tiu tero kreita de Dio kreskos nova pli granda kristanaro ! »

Horizonto ne malvasta ! La klasbatala laboristaro ne postrestu !

∴

¹ Lumen.

« La ŝipeton tra la maltrankvila maro » volas direkti la nova redaktoro de Internacia Pedagogia Revuo, s-ro E. J. Boltjes, k tial li petas ne sendi « lirikajn politikajn korelverŝojn, kiuj povus inciti… » La gaz. IPR aperis antaŭe en Germanio k estis prizorgita de saksa estraro de instruistoj. La faŝisma blovo forkirlis la organon de TAGE, ĉar ja la pedagogio en tiu lando nun estas en la manoj de suboficiroj k serĝentoj. Ni devas noti kun bedaŭro, ke la instruistoj, havantaj la reputacion esti pioniroj de kulturo k progreso, per neniu vorteto registras la invadon de nova ondo da barbareco en grandan parton de Eŭropo. Pedagogoj ?

La malnova polemika melodio kontraŭ SAT aŭdiĝas en la nov.-dec. n-ro de « Arbeider-Esperantisten » (norvega LEA-organo) sub la nemotivigita titolo « Kiuj malhelpas ». Sperta esperantisto malkovras el inter la svarmo da preseraroj la sencon de la artikolo : estas unu plia akuzo kontraŭ la sennacieca organizsistemo de SAT k oni miksas la frakcian laboron de la sennaciistoj kun la gvida laboro de la Direkcio de SAT. Ĉiuj akuzoj estas batoj sur akvon, ĉar ili ne estas motivigitaj aŭ tute ne baziĝas sur reala objekto. Ĉar la Redakcia Komitato de « A.E. » montris per propravola ĝustigo de erara aserto de la verkinto sian lojalon, ni havas la fidon, ke ĝi estonte evitos novajn atakojn kontraŭ SAT.

H. P.

La konspiro de l’silento. En « Franca Esperantisto », gazeto, kiu anstataŭas la malaperintan « La Movado », n-ro 2, aperis varma nekrologo dediĉita al la eminenta lingvisto Grosjean-Maupin k enhavanta ankaŭ liston pri la verkoj de la mortinta esperantisto, kun indiko, ĉe kiu ili estas eldonitaj. Lastvice oni legas rilate la « Plena Vortaro »-n, ke « ekzistas neniu ajn verko komparebla al tiu ĉi, kiun ĉiuj mondaj esperantistoj devus havi sur sia tablo. Ĝi estas, por la esperantistoj, kiel la « Petit Larousse » por la Francoj ». Tre laŭdplenaj vortoj, sed ho ! — ĉu nura hazardo ? — por ĉi tiu grava verko « F.E. » « forgesas » indiki la eldoniston, kiu ja estas — neneigeble — SAT.

H. P.

[REKLAMO p.4] TRI SVEDAJ ESPERANTISTOJ en aĝo de 20-22-25 jaroj, deziras korespondadi kun Gekamaradoj el ĉiuj landoj. Respondo garantiata ! Skribu al Tage Sjöström, Björkeslund. Rinnebäck. (Svedio).

Hitler kaj la Laboristaro

Estas rimarkende, ke la sekvanta artikolo estas traduko ne el iu komunista gazeto, sed el unu el la plej gravaj grandkapitalistaj gazetoj de Usono, nome « New York Times », (18. jan. 1934).

« Elpensita de la Hitlera reĝimo en Berlino, la nova germana kodo por la laboristaro estas kompreneble volvita en multajn belajn frazojn. Ĝi entenos ne nur la novan senton pri « socia honoro », sed ankaŭ tiun pri nacia solidaro. Ne nur laboristoj, sed ankaŭ dungantoj devas konsideri sin nur partoj de la grandioza Hitlerana ŝtato. Iel, tiu ĉi nova dekreto enviciganta la laboristaron en Germanio, estas la evidenta imitaĵo al tio, kion Musolini faris en Italio. Anstataŭ klasoj estu estonta « korporacia ŝtato ». En ĝi ne povas esti tia afero kiel strikoj, ĉar ili aspektus preskaŭ kiel formo de ribelo aŭ perfido, kaj tial estas absolute malpermesitaj. Tamen povas okazi lokaŭto aŭ « amasmaldungo », sed nur post kvarsemajna anonco. La laboristoj havas iun rajton apelacii al la registaro, kiu estas, cetere, reprezentata de korpuso el laboristaj konfidenculoj.

Estas certe, tamen, ke ĉiuj tiuj belaj vortoj ne maskos la veron al la malnovaj germanaj laboristaj unuiĝoj. Ili estas absolute abolitaj. Eble ekzistos ia « laboreja konsilantaro », sed la malkaŝa celo estas plene detrui la laboristan unuiĝon kiel potencon en la politika vivo k kiel potencon por gajni avantaĝojn por la laborantaj klasoj. Tiu ĉi rapidega ago de l’Hitlera registaro ne estas malkaŝe atakebla en Germanio, sed en la publika memoro, tie ĝi estos neeviteble kunligita kun la fakto, ke la grandaj industriistoj financadis la agitadon de Hitler. Nun sentiĝas, ke li pagas al ili, kion li ŝuldas — ke donante al ili potencon fiksi salajron k horojn de laboro, li metis ilin en lokon, kie ili povas ekspluatadi laŭ volo k fari laŭ alta grado pli da mono por si mem. Kion oni pensas eksterlande, ne estas pridubebla. Britaj, francaj k usonaj laboristaj unuiĝoj miros pri la stulto, ke oni direktos frapegon al iliaj principoj k ilia vivo mem, ĝuste tiam, kiam la Nazi-registaro montras zorgon pri pacigo de l’eksterlanda opinio. »

— página 5 —

SENNACIULO — 29

EN NIA MOVADO

(Kroniko)

AŬSTRIO. En Vieno (Wien) fondiĝis kvartala grupo sendependa de A.L.L.E., kies organo estas « Sennaciulo ».

FRANCIO. Ljono (Lyon). Al la kursanoj la grupo decidis donaci premiojn laŭ akurata ĉeestado : t. e. post la 10-a leciono ni donacas abonon al « La Lernanto », post la 15-a « Petro »n k post la 20-a duonjaran abonon al « S-ulo ». Tiel ni certe interesos la lernantojn k… utilos al SAT.

Solliès-Pont. Revene de la Stokholma Kongreso K-do Joh. Martinez trapasis 16 landojn k paroladis en pli ol 30 urboj, propagandante por SAT. Kurso kun 20 l. ĉi-loke, el kiuj pluraj intencas partopreni la Valencian kongreson.

NEDERLANDO. Roterdamo. Dum la pasinta aŭtuno, kiu estas speciala propaganda sezono por esp-o en Roterdamo, estas aranĝitaj 22 kursoj kun proks. 850 partopr. Ĉi tiuj estas nur laboristaj kursoj, kiuj okazas sub la aŭspicio de la Federacio de lab. esp-istoj. Okazas momente multe pli da kursoj, ekz. ĉe la popoluniversitato, per la senlaborula komisiono, ĉe la neŭtraluloj, katolikoj k.c., sed pri ili ni ne havas sufiĉajn informojn. En Hago okazas 14 federaciaj kursoj kun 260 p. Kaj en la cetera provinco ni aranĝis 21 kursojn kun proks. 420 kursanoj. — En la provinco Sud-Holando sekve okazas sume 57 kursoj laboristaj kun proks. 1530 p. Tiu ĉi nombro superas ĉiujn antaŭajn. (H. G. 10 512).

PORTUGALIO. La iama « Portugala Akademio de Esperanto » nomiĝas nun « Portugala Instituto de Esperanto » (ĝi estas direktata de niaj K-doj). La jurnalo « Diario Liberal » (Lisbono) publikigis diversajn priesp-ajn k pri-SAT-ajn rekomendojn k notojn.

[REKLAMO p.5] Estas nun livereblaj la novaj sigelmarkoj Ili estas plurkoloraj markoj, kiuj propagandas por la kongreso de Valencio. 100 ekz-oj 5 f. fr. (inkl. afranko) Same oni povas ricevi ĉe SAT la grandajn, tre artajn, kvarkolorajn murafiŝojn de la Kongreso. Prezo : 1.50 f. fr. aŭ unu respondkupono (ĉe mendo de pli ol unu ekzemplero : 1.— f. fr. por ekz-o).

FAKA MOVADO

ALVOKO

Al ĉiuj lab. esperantistoj k esperantaj societoj de grafikaj gelaboristoj

Karaj K-doj ! Kvankam en multaj landoj ekzistas esperantaj societoj k grupoj de grafikaj laboristoj, kiuj tre aktive k sukcese laboras, tamen oni sentas neceson de pli vigla interrilato k pli intima kontakto. Esperanto kiel organizita kultura movado inter grafikaj laboristoj ne ekzistas, kaj pro tio ĝi ne povas montri sian gravon kaj utilon por la laborista movado ĉe multaj niaj sindikataj funkciuloj.

Por krei inter grafikaj gelaboristoj fortan esp. movadon, kiu progresigos niajn kulturajn interesojn, ni devas fondi « Internacian Grafikan Esperantan Ligon », kies celo estas : 1) kunigi ĉiujn ekzistantajn grafikajn esp. societojn, sekciojn k grupojn por disvastigi esp-on inter ĉiulandaj grafikaj gelaboristoj. 2) postuli ĉe ĉiuj grafikaj sindikatoj helpon por la esp. movado k uzon por internaciaj rilatoj, de esp-o, 3) per interŝanĝo de informoj servi al niaj sindikataj k oficialaj gazetoj, 4) organizi internaciajn kunvenojn el delegitoj de diverslandaj grafikaj esp. societoj, 5) eldoni fakan organon k literaturon, 6) progresigi senton de solidaro inter grafikaj gelaboristoj k ilin klerigi pri la lab. movado tutmonda, 7) helpi al ĉiuj K-doj dum vojaĝo ktp.

K-doj ! Subskribintaj grafikaj lab. esp-istoj invitas vin al kunlaboro por realigo de tiu alta celo. Kunigu Kamaradojn kaj instigu ilin al tiucela laboro. Sendu tiun alvokon al ĉiuj grafikaj esp. societoj, kun kiuj vi havas kontakton k laŭeble aperigu ĝin en sindikataj gazetoj. Sendu viajn proponojn kaj sugestojn.

Esp. sekcio de grafikaj gelaboristoj, Zagreb (Jugoslavio), Primorska ul. 2. W. Varley (17 040) « Belpenso », Earswick, York (Anglio). A. Breuer, Bratislava (Ĉeĥoslov.), Dunajska 55. Esperanto-klubben LA TIPOGRAFISTO, Poŝtfako 789, Stockholm (Svedio).

Duploaje — Zamenhof

Lastjare la stenografistaro solene festis la centan datrevenon de la naskiĝo de Emilo Duploaje (Duployé), elpensinto de stenografa sistemo k vulgariginto de l’rapida skribrimedo. Antaŭ li, la elpensintoj de stenografsistemoj kontentiĝis havi kelkajn disĉiplojn. Stenografio estis konsiderata kiel io malsimpla, malfacile akirebla k, konsekvence, nur kelkaj personoj dediĉis sian tempon al ĝia lernado. Kiel Zamenhof pri la lingva problemo, Duploaje multe pripensis la skriban demandon. Kiel malgraŭ evoluo de la racio k disvastigo de la tekniko la homoj zorge konservas la lingvajn barojn, tiel ili daŭrigas skribi laŭ antikva maniero. Fari el stenografio popularan rapidan skribon estis la granda revo de Duploaje. Certe li, kiel Zamenhof, ne atingis la deziregitan celon ; tamen esperanto k la stenografio de Duploaje estas realaĵoj.

Por daŭrigi la propagandon, la esperantistoj, disĉiploj ankaŭ de Duploaje, grupiĝis en faka asocio, nomita Stenografa Instituto Tutmonda, kies ĉefaj celoj estas la disvastigo de nia lingvo ĉe la stenografistaro k disvastigo de stenografio ĉe la esperantistaro. Pri senpaga perletera kurso pri stenografio la interesatoj turnu sin al SAT-ano A. G. Provost, 27, rue Chanzy, Paris-XI, aldonante francan poŝtmarkon aŭ respondkuponon. (8733).

Ekster nia movado

En Vieno (Aŭstrio) okazos de 20.-24. majo Internacia Konferenco sub la devizo : Esperanto en la lernejon k la praktikon. Ĝi okazos sub la protekto de l’Konfederacia Prezidanto de Aŭstrio (s-ro Miklas) k la Honora prezido de l’fiekzekutisto Dolfus ! La komerc-k trafik-ministerio disponigis la necesan monon por la preparaj laboroj. Komercaj ĉambroj k lernejoj, instruistaj organizoj k klerig-asocioj, fervojkompanioj k aliaj trafik-unuiĝoj, ktp. estas invitataj partopreni tiun konferencon. Estas la dua tiuspeca provo ; la unua okazis antaŭ dek unu jaroj. Ĉu Vieno estas taŭga atmosfero por tiaj klopodoj ?

La redaktoraron de « Literatura Mondo » trafis malfeliĉo en la formo de denunco. La redaktoraro konsistis el ŝtatoficistoj, k tiaj laŭ la hungara leĝo ne rajtas sin okupi pri redaktado de ajnaj gazetoj aŭ revuoj. La bonvolema « samideano »-denuncisto tamen ne trafis sian celon, t.e. la fiaskigon de la revuo ; almenaŭ la lasta kajero ne havas esence diferencan aspekton, escepte ke sur ĝi ne prezentiĝas nomoj de redaktoroj.

[REKLAMO p.5] A D L E L — En presado estas la unua volumo : LA BRAVA SOLDATO ŜVEJK Se vi volas ĝui la favoran prezon, tuj aniĝu al ADLEL, kiu liveros al vi dum unu jaro kvin volumojn por nur 50 fr. frankoj. La aliĝo validas nur post pago de almenaŭ unu parto : 20 fr. fr. ĉe SAT, 23, rue Boyer, Paris 20 (por ADLEL)

* * *

Mi petis presigon de la supra traduko en « S-ulo », ĉar ĝi eble malfermos en k ekster Germanio al kelkaj la okulojn k al forkurintoj ĝi signifu iom da trankviligo, ke iliaj opinioj ne estas tiel « stultaj », kiel ili eble kelkfoje, en momentoj de senespereco, aspektos.

Tiu ĉi granda kapitalista jurnalo parolas la malkaŝan lingvon, kiu estas iel pli kutima en Usono. Ĝi parolas la lingvon de la kapitalista klaso usona. Cetere, estas sendanĝere tiel paroli, ĉar ja temas pri « fremdlanda despotio ». Tian ni ja « kompreneble ne » havas…

La kaŭzo estas, sendube, vekiĝanta zorgo pri konkuranto sur la mondmerkato, konkuranto, kiu kapablos per la laboro de siaj katenitaj salajrosklavoj endanĝerigi la profitojn de la usona kapitalista klaso k fine peli ĝin al adopto de similaj perfortorimedoj. Kaj pro tio, iel k ial, eĉ inter la kapitalistaro regas timo.

Rilate al la belaj finfrazoj estas dirinde, ke la Hitlera reĝimo, prave, ne zorgos pri la opini-pacigo de tiaspecaj laboristaj unuiĝoj, pri kiuj parolas la « Times ». Ili estas, kiel estis ankaŭ en Germanio, ĉiam pretaj elvendi por mizera kaĉkuiraĵo siajn supozatajn idealojn k principojn al sialandaj Hitleroj, tuj kiam estos okazo. La laboristoj devos konstrui novajn, Industriajn Unuiĝojn, kiujn ili mem plene kontrolos k per kiuj ili celos nenion alian ol forpreni la produktilojn el la manoj de la kapitalista klaso, ne forgesante tamen uzi ĉiujn politikajn rimedojn, kiuj estos je ilia dispono en la respektivaj landoj. Dume ili komprenu, ke la kapitalistaj klasoj en siaj diversaj landoj per belaj parolfloroj en siaj gazetoj, ĉiu laŭ sia propra maniero, provas nebuligi la klaskonscion de la laboristoj simile al la « Times ». Kion ajn krome Ferdinando Lasal (Lasalle) diris, la laboristoj almenaŭ ne forgesu jenon el liaj instruoj :

« Nenio estas pli bone kalkulita por meti sur klason indan k profunde moralan stampon, ol la konscio, ke ĝi estas destinita fariĝi la reganta, ke ĝi havas la mision levi la bazajn principojn de sia propra rango al la digno de la principo de epoko, fari el la ideo, kiu animas ĝin, la gvidantan ideon de l’tuta socio k remodeli la lastan laŭ sia propra idealo. »

— página 6 —

30 — SENNACIULO

Memornoto

REPRESIS EL « SENN. REVUO » : O Clarim, Mattao (Braz.), 16., 23., 30.12. (La cisterno).

PRIESPER. ARTIK. K NOTOJN ENHAVIS : De Fakkel, Amsterd., 9., 23.1., Le passe-partout, Lyon, 3.12., Le Progrès, Lyon, 27.11., L’Abeille de la Ternoise, 7.1. (pri la morto de Grosj. Maupin), El Pueblo, Valencia, 24.1., Signalen, Stokh., 25.1. Post Record, Los Angeles, 8.1. ; Perrache-Brotteaux, Lyon, jan. (kurso).

PRI SAT ENPRESIS : Signalen, Stokh., 1.2. (pri la Jarlibro), De Prolet. Frouw (virina gaz.), Amsterdam, 24.1. (rubriko en esp-o).

La « Nieuwe Apeldoornsche Courant » (nederl. gazeto) enhavas ofte ampleksan esp. lingvan rubrikon. Ni trovis tian en la n-oj de 16.9., 28.10., 4.12.33 k 27.1.34.

ATENTU ! 60 gelernantoj dez. kor. kun eksterl. Gek-doj pĉt. Resp. gar. almenaŭ unufoje. Skribu multnombre al K-do A. B. Ostensen (Abo), « Skansen », Follo, Orkanger, Norvegio.

Recenzejo

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias

T. VEDER : KOMENTOJ AL LA KOMUNISTA MANIFESTO (Traduko k kompilo el la angla lingvo, kun speciala antaŭparolo al la esperanta eldono.) SAT, 23, rue Boyer, Paris XX. 1933. Form. 11 × 17 cm. 56 pĝ. Prezo : 3.60 fr. fr. (afrankite).

Pro sia granda koncizo la « Komunista Manifesto » de Marks k Engels estas sufiĉe malfacile digestebla studobjekto ; oni devas legi k relegi ĝin, por fine posedi ĝian filozofian enhavon. Tial estas bonvenaj verk(et)oj, kiuj priparolas k komentas unu el la fundamentaj teoriaj verkoj de la Socialismo. La materialo prezentita en ĉi tiu broŝuro estas provo adapti la diversajn karakterizajn tekstlokojn de la « Manifesto » al la nunaj cirkonstancoj k speciale al tiuj de la moderna Usona socio. Ĉu sukcese ? Pri tio juĝu la leganto mem. Ni notu, ke A. Petersen, la aŭtoro de la ĉefa parto de la broŝuro, vidas la sole taŭgan organizformon de la laboristaro en la Industria Unuiĝo. Polemikante la verkantoj (ankaŭ Veder mem) bedaŭrinde ofte ne estas tre taktoplenaj k traktas malsamopiniantojn, tamen samcelanojn, kiel pustulolojn [?] k malseriozulojn. N. B.

Eldonoj de Nederl. L.E.A. (Postbus W. 6, Amsterdam) :

WAT JEDER VAN ESPERANTO WETEN MOET (Kion ĉiu devas scii pri esperanto). de G. P. de Bruin. 24 p. Form. 13 × 19. Prezo : 0.05 gd. Propaganda broŝuro de la Federacio kun parto de la materialo, kiun oni esperantlingve trovas en « Gvidilo ».

AMERIKA BESTOND REEDS VOOR KOLOMBUS, 8-paĝaĵo, entenanta artikolon verkitan esp-e de K-do E. Lanti : « Ameriko ekzistis jam antaŭ Kolumbo », kiu unue aperis en « Laborista Esperantisto » k estis represata sub broŝura formo por la propagando en Nederlando. Pledo por artefarita lingvo k SAT.

ISE-KALENDARO 1934. Eld. Internacio de Soc. Esperantistoj, Angererstr. 14, Wien XXI, Aŭstrio. 64 pĝ. Form. 11 × 15 cm. Prezo : 0.60 aŭstraj ŝil. + sendkostoj. Kun statuto de ISE, laboristaj memordatoj k artikolo pri la esp. movado, en kiu estas pluraj malĝustaj asertoj pri SAT.

La laborista klubo en Hovslätt aranĝos internacian letervesperon la 20-an de marto nunjare k atendas amason da poŝtkartoj k leteroj de Gek-doj en la tuta mondo. Do, karaj samideanoj, sendu al ni multajn skribaĵojn. Adreso : La esperantoklubo, Hovslätt, Box 82, Svedlando. Resp. garantiata.

Radio-Programo

27.II. : 20.50-21.00 : Barcelono, 252 m, parolado (same : 6.3.) 21.30-22.00 : Leningrad. 1224 m, industriaj atingoj. (samhore : 3.3.,6.3.,9.3.) 1.III. : 23.00-23.30 : Helsingborg, 200 m, pri Stokholmo. 3.III. : 17.15-17.25, Brno, 325 m, parolado (same : 10.3.) 18.30-18.45, Zagreb, 276 m, parolado. 4.III. : 13.00-13.30, Karlskrona, 196 m, studrondo. 7.III. : 22.00-22.20, Warszawa k relajoj, parolado.

Du junaj socialistoj dez. korespondi kun eksterl. Gek-doj fidelaj al la marksistaj principoj. Resp. gar. K-do Ragnar Tängvall, Bergstränd 3, Malmö, Svedio.

ATENTU, GEK-DOJ ! La grupo Amsterdam I intencas dum septembro montri al la publiko la disvastigon de nia lingvo per geografia karto k korespondaĵo el la tuta mondo. Niaj membroj ankaŭ volas korespondi. Bonvolu skribi el ĉiuj landoj al : J. PREKER, Smaragdstr. 5, III Amsterdam (Z) Nederlando

KURSGVIDANTOJ ATENTU ! Korespondigu viajn lernantojn ! Sendu adresojn al K-do Simon Aarse, p.a. Svensson. Västmannagatan 17, B. IV. Stockholm. (Svedio).

GEKAMARADOJ ATENTU ! Svedaj gejunuloj deziras korespondi kolektive aŭ individue kun junaj gekamaradoj el ĉiuj landoj, per leteroj aŭ ilustritaj poŝtkartoj. Certe respondos. Adreso : Esperanto-klubo « Internaciaj amikoj ». Box 45. Ställdalen. (Svedio).

INTERNACIAN LETERVESPERON aranĝos Lab. Esp.-Klubo de Värtan 22-an de marto. Ĉiu letero estos nepre respondata. Sendu al K-do Gustaf Johansson, Nimrodsgatan 4. Värtan. (Svedio).

ATENTU GEKAMARADOJ ! 5 SAT-anoj dez. kor. kun Gek-doj el ĉiuj landoj pri ĉiu temo. Nepre respondos. Skribu al : Sven Johansson, Kyrkog. 71, Arvika, Svedio.

Gekamaradoj ĉiulandaj, atentu ! La laborista esperanto-grupo « Per esperanto al mondpaco » aranĝos je fino de marto Letervesperon, por varbi inter laboristaj rondoj. Helpu ! Sendu leterojn, poŝtkartojn, afiŝojn ktp. Ni ne faros, kiel multaj aliaj, kiuj promesas respondi, sed neniam faras. Ni certe respondos k rekompencos vin ! Do sendu multnombre al : K-do T. Vrees, Cereslaan 51, Bussum, Nederlando. Ĉi subaj Gek-doj deziras korespondadon : A. de Vaal, Florialaan 26, Bussum, K-do J. v. d. Heeg, Mecklenburglaan 70, Bussum, K-do Pia Poldervaart, Meijerkamplaan 49, Bussum, K-dino Cor. Pieters, Keizer Ottostr. 105, Bussum, K-dino H. R. Sibbing, Spijkerstr. 8, Bussum, K-do A. Snijders, Korte Godelindestr. 10, Bussum, K-do A. v. d. Heide, Graaf Florislaan 7, Bussum, K-dino Dika Slootweg, Driftweg 87, Huizen (N.H.) K-dino H. Buis, Hooftlaan 9, Bussum.

Korespondado

BELGIO. 20 gekursanoj diversmetiaj dez. kor. kĉl. gekomencantoj. Skribu al : » Juneco «, Maison du Peuple, Souvret.

BULGARIO. K-do Vitali Rahaminov, Sofronij 22, Varna, kun Gek-doj prefere francaj, pri ĉ.t., precipe literaturo k socia vivo.

DANIO. Kun ekstereŭropanoj k sovetianoj deziras pozitivan korespondadon K-do Paŭlo Thorsen, Grønnegade 3, Hillerød.

GERMANIO. K-do dez. koresp. kĉl. PK., L. Certa respondo. Skribu al : P. Aarts, Laanderstr. 9, Heerlen, Nederlando (limdistrikto).

HISPANIO. K-do 23-jara dez. koresp. kun Gek-doj ĉl. pĉt., ĉefe pri laboristaj temoj. Adreso : Johano Oleart, Ruiz Padron 35, 3°, 2-a, Barcelono. Laborist-esperantista grupo celanta malfermi (por 1. majo) gravan ekspozicion kontraŭmilitan k kontraŭfaŝisman, petas ricevi materialon el ĉiuj landoj. Adr. : A. E. Espero, Montana 62,2°, Barcelono. Kamaradinoj, pretaj partopreni nian XIV-an Kongreson, ekrilatu kun junlaborista rondeto. Certa resp. Skribu al : Sotere Pérez, Hernan Cortés Valencia. K-do Rafael Vizcaino, Banco Hispano Americano, GANDIA (Valencia) interŝanĝas P. M. kun ĉiuj landoj.

NEDERLANDO. Esp. grupo en Amsterdamo aranĝos letervesperon la 27. marto. Sendu PK., L., ktp., al K-do A. Albrink, Ploegstraat 123, Amsterdam. Resp. gar. La 7-a Roterdama sekcio aranĝos letervesperon la 18-an de aprilo. Ĉiu, kiu skribos, ricevos respondon. Adr. : Jan Snel, 2e Gijsingstr. 56, B. Rotterdam.

POLIO. 20-jara fraŭlo dez. kor. kun eksterl. gesamideanoj. Resp. gar. J. Besser, ul. Graniczna 16-10, Warszawa.

K-do W. Kipper, 25, Boul. des Chasseurs, Oran, Alĝerio, dez. kor. kun ĉl. nudkulturistoj k interŝ. fotografaĵojn.

LETERVESPERON aranĝos la Klubo Nordlumo la 16-an de marto. Gek-doj el ĉiuj landoj skribu k montru, ke esp-o estas uzata en la tuta mondo. Adreso : Esperantoklubo Nordlumo, Östra Kyrkogatan 14, Umea, Svedio.

En Kävlinge estas 15 infan-esperantistoj en aĝo de 12-14 jaroj. Ni tre volonte volas korespondi kun gesamideanoj el ĉiuj landoj. Letervesperon ni havas la 4-an de marto. Sendu leteron k poŝtkarton al : Tage Sjöström, Björkeslund. Rinnebäck (Svedio).

[REKLAMO p.6] La plej ampleksa k informoriĉa periodaĵo de SAT estas SENNACIECA REVUO kun soci-politika k literatur-scienca partoj. Ĉiumonate 16 paĝoj. Ilustrita. Originalaj raportoj el multaj landoj pri ekonomio, politiko, laborista movado. Unuopa numero : 2,50 ffr. Jarabono : 25 ffr (Por aktivaj SAT-anoj speciala tarifo) SAT, 23, rue Boyer, Paris 20.

N.º 416, 25 de abril de 1934

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

10-a JARO, N-o 416 — MONATA ESPERANTO-GAZETO — 25. APRILO 1934

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO, ADMINISTREJO K SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO : 23, rue Boyer, Paris 20e Poŝtĉekaj kontoj je nomo de SAT-Paris : Bruxelles n-o 350 189, S’Gravenhage n-o 211 533, Kopenhago n-o 4 986, Leipzig n-o 85 148. Paris n-o 1234 22, Stokholmo n-o 74 153, Wien n-o D-109 068, Zagreb n-o 41 448, Zürich n-o VIII-200 49. Alilande oni pagu per poŝtmandato je nomo de SAT, bonvalutaj devizoj en rekom. letero aŭ bankĉeko je nomo de « L. Bannier ».

Valencio, urbo de la XIV-a Sat-Kongreso

Socipolitika panoramo

La hispana Respubliko estis proklamita antaŭ tri jaroj meze de bruantaj ondegoj de entuziasmo k ĝojebrio. La monarkio ĝis tiam ankoraŭ reprezentis preskaŭ mezepokan reĝimon, sub kiu riĉaj sinjoroj k fieraj nobeloj estis, precipe en la kamparo, mastroj pri vivoj k honoroj. Nur en ĉefaj urboj, kie la industrio sufiĉe sukcese disvolviĝadis, aperis la proletaro, ne kiel konscia unueco, sed kiel konfuza amaso kun ribelemaj postuloj k fantaziaj revoj pri feliĉa, estonta — treege malproksima — vivo.

Valencio estis unu — eble plej karakteriza — el tiuj urboj, kie la etburĝaro kaj laboristaro unuiĝis sub la mistika kredo al la Respubliko, kies starigo farus la miraklon, iel ajn, — pri tio oni ja ne havis opinion — solvi ĉiujn malagrablaĵojn k forigi la mizerojn de la modestaj tavoloj de la popolo.

Sciencaj, modernaj revoluciulaj teorioj tute ne ekzistis. La vorto respublikano entenis ideon pri homo preta fari revolucion, detruanta, se necese, ĉion ekzistantan, por krei justan sociordon, sen emo nek malemo, ĉu tio povus havi similon kun socialismo, komunismo aŭ ia ajn plia socia tendenco.

Estis escepto en tiu ĉi distribuo la anarkistoj, kiuj laŭ sia klasika taktiko persiste agadis, organizitaj en kelkaj grupetoj, k influadis sufiĉe, almenaŭ teorie, sur kelkajn sindikatojn.

La Granda milito kaj la rusa Revolucio havis la efikon ĉi tie, kiel en multaj aliaj lokoj, naski, kvankam amorfan, ian klaskonscion k pli celtrafan ribelemon.

Aperis, forta k aroga, sana k potenca, la Nacia Konfederacio de Laboro, kiu sukcesis grupigi ĉirkaŭ si la grandan plimulton el la urba proletaro. Dum pluaj kelkaj jaroj tiu organizo absolute kontrolis k gvidis la ekonomian vivon de la urbo.

Tamen la fakto, ke ĝi emfaze malŝatis la politikon k tute ne donis edukon al siaj membroj pri la klasaj nuancoj inter burĝaro k proletaro por senĉesa klasbatalado, havis kiel sekvon daŭrigi konfuzan staton, ĉar samtempe la laboristaro kuraĝe batalis sindikale kontraŭ siaj mastroj, k harmonie agis kun ili politike en respublikanaj, tute burĝaj partioj kun demagogaj aŭ trivialaj devizoj kiel etiketo.

Tial okazis, ke malgraŭ grandaj penoj, post multa propagando, la Socialista Partio estis nur modesta societo en modesta strato. Pri komunismo, oni povis montri ĝian ekziston nur per la disvendado de kelkaj dekoj da ekzempleroj de ĝia tiutempa semajna gazeto.

La sonĝo fariĝis realo k la Respubliko ne plu estis revo, sed fakto, kiu tre multe helpis por heligi la situacion. Post la unuaj konstatoj aperis la unuaj disreviĝoj… k per propra sperto la simplaj laboristoj komencis lerni facile la klasbatalon, afero tiel malfacile lernigebla nur kelkajn monatojn antaŭe.

La Aŭtonomista respublikana partio — fondita de Blasko Ibanez — ankoraŭ havas grandan plimulton en la urbestraro, ĉar kompreneble ankoraŭ donas al ĝi siajn voĉojn multaj laboristoj, kio devigas ĝin agi tre zorge, kvazaŭ favore al modestuloj, por konservi la ŝajnojn.

La Socialista Partio havas jam influon k simpation precipe inter la oficistaro. Gravaj sindikatoj apartenas al ĝia Nacia Sindikata organizo. Dum lasta balotado ĝi akiris kun respublikanaj partioj 22.000 voĉojn.

La oficiala kompartio jam ne plu estas sekto por la popolo, sed vigla batalanto, kiu aŭdigas sian voĉon en amaskunvenoj k sindikataj aranĝoj k grupigas, sub la konata signo de martelo k falĉilo, klerajn k bonvolemajn junajn gelaboristojn. Dum la lastaj balotoj ĝi luktis sola k akiris 3.000 voĉojn.

La Nacia Konfederacio de Laboro ankaŭ suferis la skuojn de nia epoko. Okazis grava skismo inter la du tendencoj, anarkismo k sindikatismo, kiuj amike kunvivadis ĝis nun. Ĉiu tendenco estras nun siajn proprajn sindikatojn.

La faŝismo en Valencio, laŭ urba amplekso, ne estas timinda, sed ne tiel laŭ tutlanda vidpunkto. Antaŭ nelonge ekstaris la Laborista Interligo kontraŭfaŝisma, kiu havas antaŭ si grandan taskon, kiun ĝi povas sukcese plenumi, ĉar ne mankas la simpatio k la helpo de preskaŭ la tuta urbproletaro.

La ĉefaj sindikatoj tre favore k helpeme atentas la gravan signifon de esperanto kiel internacia interligilo. La Grupo Laborista Esperantista fondiĝis en sindikato mem k daŭrigis sian vivon sub la varto de alia proleta organizo.

Nuntempe nia Grupo estas grava societo en la urbo k ĝuas bonan hejmon, kiu estas propre luita nesto kun vastaj ĉambroj, kie ĉiutage svarmas viglaj diskutoj, amikaj konversacioj en nia lingvo, dum oni atendas la horon por komenci la kursojn.

Kelkaj sindikatoj esprimis siajn dezirojn helpi morale k materie la Kongreson k akcepti viziton de kongresanoj.

Nia XIV-a estos broĉo, kiu plene internaciigos la urbon k klaskonsciigos kulture k praktike la valenciajn laboristojn. Kaj la proleta historio de nia urbo mencios la rolon de esperanto kaj SAT, ne kiel banalan okazintaĵon, postlasinta nenian signon, kiel lumradio tra kristalo, sed oni diros prave, ke nia kunveno internacia faris sulkon, kien oni metis semon, kiu certe fruktiĝos por ĉiama rememoro pri la universala vizito de amase venintaj Gek-doj.

Ĉiu proleta kongresano povos fieri pro tio, ke li kvazaŭ skribos paĝon por la historio de la nuna Valencio.

K-do leganto, estu vi unu el tiuj !

Luis Hernandez.

— página 2 —

38 — SENNACIULO

La Simbolo de Majo

Kaj junaj, maljunaj en sama la vic’, Ni marŝas al nova aŭror’…

La poeto parolas iafoje pri la « Juna Majo ». La epiteto « Juna » estas vere karakteriza por tiu monato, en kiu burĝonas arboj k floras herbejoj. Ĉi tiu epiteto ŝajnas al mi ligita ankaŭ kun la festo- k batalago de la tutmonda Laboristaro. Ĉu ni povus mezuri la animan impreson ricevatan, se en tiu tago, kiun elektis la laborista popolo kiel simbolon por la internacieco de sia movado k por impona elmontrado de sia prometea forto, manifestacius tra stratoj k aleoj nur plenaĝuloj… ?

Estas ia vero en tio, ke movado manifestas sian vivrajton k vivoforton plej konvinke k plej imprese per tio, ke en ĝiaj vicoj partoprenas amase gejunuloj, kun radiantaj vizaĝoj, mienoj, sur kiuj speguliĝas kun la esperoj, kun la promesoj la certo pri pli luma, pli libera estonto !

Mi opinias nekonvene plenigi multe da linioj en nia malgranda gazeto, kies spaco devas servi al la urĝaj k gravaj taskoj de la Asocio k de la lab. esp. movado, per pli malpli sterilaj konsideroj pri la Tago de la Internacia Solidaro k Frateco, kia estas laŭtradicie la Unua de Majo. Pli grave ŝajnas al mi, ke ni ĉiuj, SAT-anoj, laboristaj esperantistoj, per nia praktika laboro, nia ĉiutaga sennacieca k solidareca agado donu formon, valoron k signifon al la institucio de la Ruĝa Majo. Tio havas multe pli da pezo ol ajna efemera manifestacio… ol verva parolado ĉe festa kunveno….

En alia loko de ĉi tiu n-ro la K-doj trovos raporteton k versaĵon pri Junulara movado. Al ĝi mi volus rilatigi la liniojn ĉi supre skribitajn. Mi opinias, ke tiu raporteto pri la Junaj Agloj povus servi al ni por edifo, pripenso k kuraĝigo en la tago de l’Unua de Majo !

Vivu la Unua de Majo ! Vivu la Internacia Solidaro !

N. B.

La « Plena Vortaro » kiel studilo

La vortaro estas la plej bona, la plej havinda libro ; ĝi entenas ĉiujn aliajn librojn ; sufiĉas nur, ke la studanto sciu eltiri ilin. Anatol Frans.

Por bone lerni fremdan lingvon, oni bezonas i.a. vortaron. Kvankam en esperanto pro ĝia simpla sistemo de vortfarado oni povas facile mem konstrui multajn vortojn, tamen ankaŭ por la lernanto k eĉ por la uzanto de ĉi tiu lingvo vortaro estas nepre necesa. La komenca studanto uzas ĝenerale vortarojn esp.-nacilingvan k nacilingva-esp.-an. Sed por tiu, kiu volas funde lerni la lingvon, kiu volas enpenetri en ĝia idiomaĵo, en ĝia spirito, la dulingvaj vortaroj ne sufiĉas. Li bezonas ankoraŭ ion alian, nome : vortaron tute esperant-lingvan. Tia vortaro estas la « Plena Vortaro de Esperanto », eldonita de SAT¹.

Pro kio la Plena Vortaro estas tiel necesa, tiel grava por ĉiu esperantisto ?

Ĝia granda valoro konsistas ne el tio, ke ĝi eble enhavas pli da vortoj ol iuj dulingvaj vortaroj. Ĉar ankaŭ la « Plena Vortaro » ne estas tute kompleta. Ĝiaj avantaĝoj estas aliaj.

Okazas foje, ke por traduki iun vorton (ideon) en alian lingvon, en tiu koncerna lingvo ne ekzistas tute ekvivalenta esprimo, kun precize sama signifo, Pro tio la difinoj, kiujn donas la dulingvaj vortaroj, ne estas ĉiam tute ĝustaj, sed nur proksimumaj. En tiaj okazoj la « Plena Vortaro » per siaj esperantlingvaj difinoj informas pri la ĝusta signifo. Se iu radiko havas pli ol unu signifon, ankaŭ pri la ceteraj, pri la nuancoj de la ĉefa signifo, oni trovas difinon. Ĉe preskaŭ ĉiuj vortoj troviĝas krom la difino, multaj ekzemplaj frazoj, ĉu de Zamenhof, ĉu de aliaj aŭtoroj, kiuj ilustras la donitan difinon. Pri la signifo de la vortoj, kiam ili estas en figura senco, difinoj k ekzemploj ne mankas. Ankaŭ pri la uzado de la afiksoj, de la prepozicioj k de ĉiuj aliaj lingvo-elementoj la « Plena Vortaro » donas tre utilajn klarigojn kun sennombraj ekzemploj. Krom la vortoj el la komuna lingvo ĝi enhavas la plej uzatajn sciencajn vortojn. Kaj fine oni povas ekscii el ĝi, kiuj vortoj estas oficialaj aŭ ne, kiuj verboj estas transitivaj k kiuj ne, ktp.

La « Plena Vortaro » do ne estas nur simpla vortlisto kun esperantlingvaj difinoj, kiun oni uzas dum legado aŭ tradukado, renkontinte nekonatan vorton. Ĝi estas multe pli. Ĝia riĉa enhavo, ĝiaj klaraj difinoj, ĝia abundo da ekzemploj estigas la « Plena Vortaro »-n studilo unuaranga. Ĉiu, kiu volas tutplene proprigi al si la lingvon, ĉiu, kiu skribas aŭ tradukas en esperanto, eĉ tiu, kiu nur legas k parolas la lingvon, posedu la « Plena Vortaro »-n k havu ĝin ĉiam en sia proksimo por tuja konsulto.

G. P. de Bruin.

¹ La Dua, multe plibonigita eldono aperos en majo. — Red.

ĈE LA LABORISTAJ ESPERANTO-ASOCIOJ

*La 14-a Kongreso de F.E.O.*¹

Ĉi tiu Kongreso, kiun partoprenis proks. 60 Gek-doj, okazis la 1-an k 2-an de aprilo en Parizo, en « Palais de la Mutualité » (Reciprokhelpa Palaco). Prezidis K-doj Platiel k Peletje ; protokolis K-do Kaŝon. 16 grupoj estis reprezentitaj ĉe la kongreso, kelkaj aliaj sendis mandatojn. La raportoj de la federacia estraro, a) de la sekretario k propagandkomisiito, b) de la kasisto k libristo, c) de la gvidanto de l’perkoresponda kurso, estis unuanime aprobataj post sufiĉe longdaŭra k multflanka debato, en kiu estis klarigataj la kaŭzoj de la mankoj en la funkciado de la asocia aparato dum la lasta jaro (prokrasta [?] livero de la asocia gazeto, nekontentiga funkciado de la propaganda fako, nesufiĉa kontakto inter estraro k lokaj grupoj, manko de bilanco, ktp). El la raporto ni notas, ke fine de 1933 la asocio havis 633 membrojn (el ili 505 en Francio, 108 en Belgio, 20 en Svisio). Sed intertempe aliĝis 5 novaj grupoj kun sume proks. 80 membroj, tiel ke la membronombro transpasas nuntempe 700. La stato estas sama kiel antaŭjare (la suma nombro superas nur negrave tiun de l’antaŭjaro).

Estis akceptataj proponoj rilate la ordigon de l’gazet-ekspedo k normaligon de la laboro de la propagandkomisiito ; okazis ankaŭ debato pri la eventuala malcentrigo de la librofako, per kreo de provincaj deponejoj. Krome per plimulto akceptata estis deziresprimo pri interrilato kun la estraro de SAT koncerne la eblon de starigo de hejmo komuna kun deĵoranto, kie oni povus renkontiĝi por la plenumo de asociaj laboroj k por fari kunsidojn, sed je la kondiĉo, ke tiu paŝo ne necesigas salajratan oficiston.

La kongreso akceptis ankaŭ proponon prezentatan al la lernolibra komisiono, kiu celas la eldonon, flanke de la nuna ampleksa k kompleta kurslibro, de facila elementa lernolibro taŭga por la parolaj kursoj.

La kongreso akceptis unuanime rezolucion, kiu atentigas pri la nuntempa minaco de l’faŝismo en la tuta mondo k pri la neceso, ke la esperantistoj, kiuj sentas sin kontraŭfaŝistoj, ariĝu en FEO k ne restu en neŭtralaj esp. unuiĝoj. Parizo estis reelektata kiel sidejo de FEO. Kiel asocia sekretario estis reelektata (unuanime) K-do Bubo. La venont-

¹ LEA por la franclingvaj regionoj.

— página 3 —

SENNACIULO — 39

jaran kongreson akceptis organizi Marsejo kun la helpo de la K-doj el Solies-Ponto, urbeto troviĝanta en la sama regiono.

La 2. aprilo posttagmeze ekskurso al Versajo unuigis multajn kongresanojn.

La Kongreso de la Nederl. Federacio de Lab. Esperantistoj

Kvankam ni ne ankoraŭ ricevis ĝis pretigo de ĉi tiu n-ro rektan raporton de niaj K-doj, ni jam povas doni kelkajn informojn pri tiu ĉi Kongreso dank’al raporto aperinta en la ned. socialdem. ĉeforgano « La Popolo » (Het Volk). La gazeto havis ĉe la kongreso sian propran raportiston. — Red.

Estis 600 partoprenantoj ĉe la Kongreso, kiu okazis en Antverpeno komence de aprilo (ĉefe venintaj el Nederlando). La urbestraro akceptis oficiale la kongresanojn en la urbdomo, kie la reprezentanto de l’ĉefurbestro, Huysmans, salutparolis, laŭdante esp-on kiel trafan rimedon por atingi la interfratiĝon de l’popoloj. La kongreso aprobis la agadraportojn de l’estraro (vd. en « S-ulo » n-o 415). Salutparolis ĉe la kongreso ankaŭ Antverpena sindikata sekretario Laroŝ (Laroche) k por la Antverpenaj gastigantoj K-do Willekens.

K-do Lanti parolis en la dua tago pri « Absolutismo » ; li konstatis la mankon de ĉia penslibero en landoj, kie regas diktatoroj, k insistis pri la neceso, per disvastigo de esp-o kunhelpi por kontraŭbatali la ŝovinismon.

SAT-grupo en Polio.

Al la informo aperinta pri tiu nova organizo en la lasta n-o de « S-ulo » ni aldonas laŭ peto de la sekretario, ke jam delonge ne plu ekzistas la Laborista Esp. Asocio « Laboro », kies nomo estas presita en la nunjara SAT-Jarlibro (paĝo 6). La K-doj, kiuj iam gvidis tiun Asocion, estas hodiaŭ inter la gvidantoj de « SAT-grupo en Polio » k Socialista Esp. Asocio.

Ĉina laborista gvidanto pri esperanto.

La redaktoro de « La Vivo », la plej multelegata semajna gazeto en Ĉinio, kiu heroe batalas por la intereso de l’amasoj k kies eldonkvanto estis pli ol 150.000 antaŭ unu jaro (pro registara malpermeso ĝi cirkulas nun 70.000-ekzemplere), esprimis sian opinion pri esp-o jene :

« Jam estas ne diskutinde, ke esp-o estas la sola vojo al la solvo de la problemo de internacia lingvo. Demando estas, kial esp-o ne povas fariĝi ĝis nun lingvo devige instruata en lernejoj, k aplikata de ĉiulandaj registaroj. La imperiistoj, tute ne volante la interkompreniĝon de l’popoloj, esence ne volas esp-on ; k la reganta klaso en la kolonioj, duonkolonioj, sklaveme edukita k servanta al la imperiistoj, preferas, ke la nacia lingvo de imperiistaj landoj fariĝu la lingvo internacia. Jen la kaŭzo, kial esp-o ne povas sufiĉe disvastiĝi. Sed, kvankam la imperiistoj k iliaj lakeoj ne volas internacian lingvon, la amasoj ĝin bezonegas, precipe la tutmondaj laboristoj bezonas esp-on kiel ilon por unuigi tutmondajn fratojn. Do, la esp-movado povas progresi nur paŝon post paŝo kun tiu de l’laboristoj. »

Laŭ « Mondo » (Ŝanhajo), dec.

[BILDO p.3 | 35,18,50,29] Emblemo de la kongreso: laboristo levanta flagon kun stelo super la urbo, kun la surskriboj «XIV. Kongreso de SAT», «Esperanto» kaj «Valencia-Hispanio 3-8 aŭg. 1934».

14-a Kongreso de SAT en Valencio (Hispanio)

3.-8. aŭgusto 1934.

3-a listo de aliĝintoj.

  • 101 K-do Korn. v. Gink, Schiedam (Nederl.)
  • 102 » Belaud H., St. Nazaire (Francio)
  • 103 » E. Payen, Anzin (Francio)
  • 104 » Ant. Roig, Barcelono (Hisp.)
  • 105 » Joh. Oleart, Barcelono (Hisp.)
  • 106 Delegitaro Hisp. Ligo Fervojistoj, Gerono (Hisp.)
  • 107 Nova Voja SAT-Grupo, Lisbono (Portug.)
  • 108 K-do Folkert J. de Jong, Sneek (Nederl)
  • 109 » Gjalt de Jong, Amsterdamo (Nederl.)
  • 110 » Kornelis G. J. de Jong, Amsterdamo (Nederl.)
  • 111 » Antoon Eijkenaar, Zwolle (Nederl.)
  • 112 » Dirk Versluis, Zwolle (Nederl.)
  • 113 Jan Lievestro, Zwolle (Nederl.)
  • 114 » Fr. Azorin, Kordobo (Hisp.)
  • 115 » Daniel Lloréns, Valencio (Hisp.)
  • 116 » Fern. Carvela, Lisbono (Portug.)
  • 117 » Gastao de Moura, Lisbono (Portug.)
  • 118 » J. M. Kerr, Denver (Usono)
  • 119 » M. M. Weber, Denver (Usono)
  • 120 » M. Auberger, Parizo (Francio)
  • 121 » Fr. Casamayor, Valencio (Hisp.)
  • 122 » Ramon Soler Sempere, Murcio (Hisp.)
  • 123 » Frans Ten Hagen, Amsterdamo (Nederl.)
  • 124 » H. Isnard, Marseljo (Francio)
  • 125 K-dino M. Goedejohan, Roterdamo (Nederl.)
  • 126 » S. Goedejohan, Roterdamo (Nederl.
  • 127 » L. Goedejohan, Roterdamo (Nederl.
  • 128 K-do H. Hendriks, Roterdamo (Nederl.)
  • 129 K-dino Sj. Barendregt, Roterdamo (Nederl.
  • 130 » L. Barendregt, Roterdamo (Nederl.)
  • 131 K-do A. de Vries, Amsterdamo (Nederl)
  • 132 » M. Medema, Buinen (Nederl.)
  • 133 » J. v. D. Heeg, Bussum (Nederl.)
  • 134 K-dino M. v. D. Heeg, Bussum (Nederl.)
  • 135 » C. Helleman, Alkmaar (Nederl.)
  • 136 » N. Schitenmaker, Oosthuizen (Nederl.)
  • 137 » C. Lankelma, Purmerend (Nederl.)
  • 138 » A. Siemer, Purmerend (Nederl.)
  • 139 K-do J. Slavenburg, Apeldoorn (Nederl.)
  • 140 K-dino R. Wegerif, Purmerend (Nederl.)
  • 141 » E. Bourgonje, Purmerend, (Nederl.)
  • 142 » P. Breeuwsma, Oudendijk (Nederl.)
  • 143 K-do J. Frielink, Nord-Scharwoude (Nederl.)
  • 144 K-dino E. A. Frielink, Nord-Scharwoude (Nederl.)
  • 145 » W. Frielink, Nord-Scharwoude (Nederl.)
  • 146 K-do A. v. D. Velde, Arnhemo (Nederl.)
  • 147 » J. v. D. Velde, Arnhemo (Nederl.)
  • 148 » W. Bant, Beets N. H. (Nederl.)
  • 149 K-dino A. Swart, Beets N. H. (Nederl.)
  • 150 » M. Tromper, Roterdamo, (Nederl.)
  • 151 K-do Jb. Koomen, Assendelft (Nederl.)
  • 152 K-dino D. Slootweg, Huizen (Nederl.)
  • 153 » Slootweg Ruizedaal, Huizen (Nederl.)
  • 154 » E. Gans, Amsterdamo (Nederl.)
  • 155 K-do M. J. Oele, Den Burg (Nederl.)
  • 156 K-dino J. Oele, Den Burg (Nederl.)
  • 157 K-do A. E. Nientker, Amsterdamo (Nederl.)
  • 158 K-dino P. E. L. Nientker Visser, Amsterdamo (Nederl.)
  • 159 » S. Frank, Gasselte (Nederl.)
  • 160 » W. Gardien, Roterdamo (Nederl.)
  • 161 K-do C. v. D. Vlist, Roterdamo (Nederl.)
  • 162 K-dino D. Vlist-Spek, Roterdamo (Nederl.)
  • 163 K-do F. J. v. Gerven, Roterdamo (Nederl.)
  • 164 K-dino E. v. Gerven, Roterdamo (Nederl.)
  • 165 K-do A. Henstra, Arnhemo (Nederl.)
  • 166 K-dino M. Hoogendijk, Amsterdamo (Nederl.)
  • 167 K-do G. Cool, Voorburg (Nederl.)
  • 168 » J. P. Rosseel, Den Haag (Nederl.)
  • 169 K-dino E. Rosseel, Den Haag (Nederl.)
  • 170 K-do C. J. v. Veenendaal, West-Graftdijk (Nederl.)
  • 171 K-dino E. v. Veenendaal, West-Graftdijk (Nederl.)
  • 172 K-do C. Emmerig, Krommenie (Nederl.)
  • 173 » Johano Figueras, San Estebano (Hisp.)
  • 174 » Domingos dos Santos, Angra do Heroismo (Portug.)
  • 175 « Nia Gazeto », Nice (Francio).

TRA LA ESPERANTA GAZETARO

Nia Gazeto.

Tiel nomiĝas nova monataĵo, nova frukto sur la esperanto-arbo. Pri ĝia neceso k utilo en niaj kolonoj diskuti, ŝajnas al ni superflue. Kelkaj diros : Jes, ĝuste tia gazeto ankoraŭ mankis al ni ; Teo Jung sendube apartenos al tiuj, kiuj ne rekonos la vivrajton de l’nova sintrudulo.

Por karakterizi « N. G. », ni diru, a) pri la aspekto : ĝi estas grandformata k presita sur aŭtentika ordinara rotacia gazetpapero ; b) pri la tendenco : ĝi estas la eldonaĵo de l’« interna ideo »-anoj. Ni povas juĝi nur pri la du n-oj ĝis nun aperintaj, kompreneble. Ĉar ja komparo trudiĝas, ni diru, ke ni trovas ĝin pli riĉenhava k pli lerte redaktita ol la produkton de Jung.

Lingve la gazeto sin prezentas bone prizorgita ; precipe interesis min konstati la tendencon esperantigi la proprajn nomojn. Eĉ se tiu esp-igo ankoraŭ ne estas komplete aplikita k eble ne ĉiam tute trafe, tiu elpaŝo mem meritas aprobon. Se ĝia apero signifas plifortiĝon de la neŭtrala esp. movado, malbona kritiko ne estus pravigebla. Ja kiel lab. esp-isto mi tute ne malkontentas, se la lingvo disvolviĝas k prosperas en neklasbatalaj medioj (kvankam mi ne havas iluziojn pri iama definitiva triumfo de esp-o en tiuj rondoj).

La aŭstria problemo

estas pritraktata en la esp-lingvaj komunikoj por la gazetaro de la Internacia Transportlab. Federacio. Ni citas nur la konkludon : « Estas tre malfacile antaŭdiri la proksiman evoluon en Aŭstrio. Ĉiutage povas veni surprizo. De diversaj lokoj oni raportas, ke la aŭstriaj laboristoj deziras en batalo inter Dolfus k Hitler la sukceson al la lasta. La kaŭzo estas malamo al Dolfus k la espero, ke post venko de Hitler en Aŭstrio venos milito, kiun oni juĝas sola eliro

— página 4 —

40 — SENNACIULO

el la faŝismo. Oni nur timas, ke ambaŭ interkonsentos. Ĝenerale oni opinias, ke Dolfus ne povos agi tiom brutece kiel Hitler, ĉar 1) la socialisma ideo estas en Aŭstrio pli firma ol en Germanio, 2) la registaro devas konsideri la provojn de Hitler, gajni la laboristojn, 3) pro influo el eksterlando. La K-doj, kiuj kompreneble nenion legis en la aŭstria gazetaro pri la solidaro de la internacia laboristaro, estis tre kortuŝitaj, kiam ili aŭdis pri la simpatio de la eksterlandaj laboristoj al ilia agado. »

La enfiltriĝo de esperanto en Svedio

estas tre klare videbla per la legado de la bone prezentita « Svenska Arbetar-Esperantisten » (la gazeto de la sveda LEA). En la marta n-o K-do Aarse, esp. instruisto el Nederlando, kursgvidanto en Svedio, rakontas pri siaj spertoj kun svedaj infanoj. Interesaj estas kelkaj konstatoj pri instruado : « … la infanoj lernas klare distingi la diversajn gramatikajn ideojn : substantivo, adverbo, adjektivo, infinitivo, transitiva verbo, ĉar tiuj ideoj havas en esp-o klaran diferencon k oni ne bezonas teorian paroladon. » Ankaŭ estas artikolo pri esp-o inter blinduloj. La « kroniko » estas tre riĉa k atestas pri la ĉiuloka vigla moviĝado de l’lab. esp. grupoj.

N. B.

Religio en la servo de l’naciismo.

La ĉefredaktoro de Oomoto Internacia, s-ro Niŝimura, kutimiĝas skribi sur la unua paĝo de sia revuo fervorajn « epistolojn » pri la japana naciismo. La japana naciismo havas specialan aspekton — li opinias : « … Japanio ne deziras superregi aliajn landojn, la celo de la japana naciismo estas defenda, ne ataka ; ni postulas, ke oni traktu nin kiel egalulojn en la familio de l’nacioj, ke oni respektu niajn rajtojn… » — La rajton, ekz., havigi al si parton de la rabaĵo forprenitan el la senpotenca Ĉinio. Niŝimura nomas tion « grandioza klopodo flanke de Japanio k la popolo de Manĉukuo por la starigo de paco k ordo en la Malproksima Oriento ». Timante ke ĉio finfine rezultigos grandan militon, li esperas, « ke tiu terura milito — precipe ĥemia — okazos nur sur spirita kampo. »

Ĥemia milito sur spirita kampo — komprenu tiu, kiu kapablas.

La Aŭstria Esperanto-Asocio deziras « heredi ».

« Aŭstria Esperantisto » n-o 3 publikigas alvokon de AEA, kiu invitas la membrojn de ALLE per la vortoj : « Nun ni eniru novan epokon, ĉiuj kune ! » al intima kunlaboro kun la burĝa organizo. La nova epoko estas tiu de teroro kontraŭ la socialistoj, aplaŭdita de AEA, kiu dankis al buĉisto Dolfus pro la « Savo de la patrio ». Al invito de la Patriota Fronto aliĝi al ĝi, la Aŭstria Esperanto-Asocio respondis : « Ni volonte sekvas tiun peton. »

La prezidanto esperas, ke li havos la taskon likvidi ALLE, ricevante per tio la adresliston de la ALLE-membroj. Li ankaŭ esperas, ke la nove fondotaj grupoj povu utiligi la iamajn ejojn de ALLE.

H. P.

El letero de germana Kamarado…

La plej nova formacio en nia urbo estas la t.n. « popolservo ».

Ĉiuj senlaboruloj subvenciataj de la urbo, de la 25-a ĝis 50-a vivjaro, devas esti en tiu ĉi « popolservo ». La laborservo daŭras 5 horojn potage k 5 tagojn posemajne. La « popolservanto » ricevas krom la subvencio tagmanĝon k matenmanĝon. Matene je la 9-a komenciĝas la servo. Je la deka k duono oni manĝas la matenmanĝon (pano k fromaĝo aŭ kolbaso kun kafo). Je la 13-a oni tagmanĝas, pli malpli bone. La laboristoj estas devigataj marŝekzercadi. Pensu, la iamaj socialdemokratoj k komunistoj marŝas kune, flankitaj de nacisocialistoj ! Antaŭ du jaroj ili ne povis fari tion ! Sed nun ili devas. La sola bona flanko estas, ke la Gek-doj povas paroli inter si….

Por ŝtopi la Breĉon

29. listo

Sennaciisto el Stalinio — 50 fr. fr. F.L. (18 155), Amsterdamo — 2.50 guld. 1618, Buenos Ajres — 0.96 peso 1533 (Aŭstrio) — 2.— ŝil. aŭstr.

DISKUTEJO

Pri la internacia ligo de Grafiklaboristoj

Mi deziras konigi mian opinion pri la alvoko de la « Esperanta Sekcio de Grafikaj Laboristoj » el Zagreb, kiu aperis en « S-ulo » n-o 414, pri fondo de Internacia Grafika Esp-ista Ligo. Mi konsentas ĝenerale pri la proponita programo : ja utilus, ke la esp-istaj grafikaj laboristoj el diversaj landoj rilatu inter si, celante propagandi esp-on en la grafikaj rondoj, ĉefe montrante la praktikan valoron de esp-o al la grafikaj laboristoj per praktikaj servoj al ties organizoj.

Sed anstataŭ fondi memstaran ligon, kial ne starigi en SAT sekcion de grafikaj laboristoj ? Tio instigus ĉi tiujn aliĝi al SAT. Estus la plej bona maniero « klerigi ilin pri la laborista movado », ĉar ĝuste nia asocio celas la klerigadon de la tutmonda laboristaro. La senperaj rilatoj inter grafikaj gelaboristoj k malsammetianoj estas atentinda klerigilo.

Se la fondota ligo estas memstara, oni povas timi, ke ties membroj ne sentos la neceson aliĝi al alia esp. organizo. Tiu apartiĝo povos, se ĝi estos imitata de aliaj metianoj, konduki al malfortigo de SAT ; k en la nuna stato de la esp. movado, nia asocio estas nepre necesa por plenumi taskojn, kiujn fakaj asocioj ne povas plenumi. Ĉi lastaj do funkciu en la kadro de SAT, kiel sekcioj. Tiel ni agos, por unuecigi nian movadon.

Tiuj linioj esprimas ne nur mian opinion, sed ankaŭ tiun de Parizaj sammetianoj. Ni dezirus koni la opinion de aliaj K-doj.

H. Cachon (24), tipografisto.

Esperanto en la servo de kalumnio

La germanaj burĝaj esperantistoj deziras servuteme pruvi la taŭgecon de internacia lingvo por disvastigi la evangelion de malamo, de ekstrema subpremo al ĉia opinio diferenca al la en Germanio reganta, de ekstermo fizika al ĉiuj kontraŭuloj. Ili do dissendis foliaĉon, kiu enhavas la sekvantan sekrecion de ilia malica animo :

« Frankfurt a-M. en Germanlando, marto 1934.

« Tre estimataj geesp-istoj en eksterlando.

Vi legas vian enlandan gazeton ; ĝi raportas certe ankaŭ pri la nuna situacio en Germanujo. Ĉu la raportoj ĉiam estas en akordo kun la realeco ? Ĉu ili ĉiam komunikas la veron ? Ĉu ili ne tre ofte enhavas malprecizajn, malverajn eĉ mensogajn sciigojn ? Vi, en via hejmlando, ne povas ekzameni propra-okule la detalajn cirkonstancojn ĉe ni, vi ne povas proprabuŝe demandi la germanan popolon pri la diversaj branĉoj de la ĉiutaga vivo. Eble elmigrintoj el Germ. troviĝas en via komunumo k vi havas okazon paroli kun ili. Ĉu ili reprezentas la germanan nacion ? Tute ne, tre ofte la elmigrintoj estas en konflikto kun la kriminala kodo¹ kaj la ŝtata prokuratoro serĉas k persekutas ilin. Ne atendu objektivajn novaĵojn el la buŝo de elmigrintoj. Ni eĉ scias, ke ili disvastigis krimajn raportojn pri la nuna nacisocialista registaro. Malfacile estas por vi formi justan opinion pri la nova Germanlando. Sed tiu ĉi justa opinio havas grandan valoron por ĉiuj germ. esp-istoj, kiuj arde amas sian patrujon kiel vi amas la vian, k pro tio ĉi ni petas vin, tralegu atente la sekvantajn liniojn, kiuj enhavas verajn informojn k poste juĝu mem. Cirkuligu ilin en via esp-ista rondo, parolu pri ili k vi fariĝos kunbatalanto por la vereco. — Skribu al nia adreso, por ke vi plue estu instruata pri la vera stato en nia lando. Tiel vi donos al ni la plej efikan rimedon, por pruvi al nia administrado la utilecon de nia ŝatata esperanto.

Kun esp.-salutoj Esperanto-grupo de Frankfurt a-M (Germ.) Altegasse 41 ».

Vi esperantistoj laboristaj, eĉ burĝaj, ekster Germanio, havos okazon esplori la « kriminalan » karakteron de la politikaj elmigrintoj. Vi aliflanke ankaŭ konas la unuforman « veron » de la germanaj informorganoj. La veron komandas la propaganda ministro Gebels (Goebbels), k tiu, kiu ne kredas ĝin, interkonatiĝas kun la ekzekutisto Gering (Goering).

J. H.

¹ Substreko nia. — Red.

[REKLAMO p.4] Ĵus aperis. SKIZO PRI FILOZOFIO DE L’HOMA DIGNO de PAULO JIL (Paul Gille) Profesoro ĉe la Belgia Instituto por Altaj Studoj. En la traduko de E. Lanti kun antaŭparolo de l’tradukinto. Pli ol 150 pĝ. formato 127 × 187 mm. Prezo : 12 fr. frankoj. Mendu tuj la valoran k interesan verkon. SAT, 23, rue Boyer, Paris 20.

— página 5 —

SENNACIULO 41

LA JUNAJ AGLOJ

Iom pri infan- k junulorganizoj en Svedio

La estonto apartenas al la junularo. Tio estas vero neniam refutita. Tion ankaŭ atentis ĉiuj ideaj movadoj, kiuj volis certigi al si daŭran vivon. La burĝe naciaj organizoj estigis skoltmovadojn, por enplanti ĉe la junuloj konservemon al la nuna sociordo. Religiaj sektoj prenis en manojn la infanojn, por encerbigi al ili sian stulton. Neniu el tiuj movadoj celis evoluigi la infanojn al racia, fruktodona pensado. Ili estis indiferentaj pri kulturaj aferoj k eĉ kontraŭlaboris la celadon de la laborista movado. Ofte daŭras longan tempon, antaŭ ol tiel infektitaj junuloj vekiĝas al konscio pri socia respondeco, ĉar aliaj interesoj influis ilin dum la aĝo de facila perceptemo.

La laborista movado en Svedio pli frue ne sufiĉe atentis la gravon de tiu afero. Oni kontentiĝis, alligante la pliaĝajn junulojn al partia junularo, sed la infanojn k junulojn sub aĝo de 15-16 jaroj oni lasis al pastraj dimanĉlernejoj. La provoj fari ion datiĝas de la jaroj dum k post la mondmilito. La komunista partio organizis tiutempe pionirajn taĉmentojn, por veki klaskonscion ĉe laboristaj infanoj. Eble pro troa partieco ili ne havis grandan kapablon evolui; la gepatroj, kiuj estis anoj de aliaj tendencoj, ne sendis siajn infanojn tien. Alian, pli interesan provon faris la Junsocialista Klubo (anarkista) en Malmö dum la jaroj 1916-1917. Ĝi funkciigis liberan popol-lernejon laŭ la metodo de Francisko Ferrer. Bedaŭrinde la entrepreno ne longe vivis. Mankis ekonomia forto k komprenemo de laboristaj gepatroj k, kio estis ankaŭ tre grava, kompetentaj instruistoj.

En la jaro 1930 la soc-dem. junularo iniciatis fondon de junulorganizo nomata Junaj Agloj (svede : Unga Örnar). Ĝi ne estas partia, sed ĝenerale soci-radikala, kultura k praktika movado, formita laŭ skolta maniero. Ĝi celas « kunigi laboristajn infanojn al libera, celkonscia laboro por evoluigo de kolektiveco k solidareco, krei ĉe la junuloj komprenemon por kulturaj valoroj k scion pri sociaj aferoj k pri la gravo de la laborista movado en la formigo de justa sociordo. Per simplaj diskutoj k traktadoj ili kutimiĝos al kunvena ordo. Oni ne trudu al ili partitendencan doktrinecon, sed klopodu objektivan kleriĝon. » Aĝo por aneco estas 12-17 jaroj. La organizo havas proksimume 3.000 membrojn en 500 lokaj grupoj. Lokan grupon estras gvidanto k estraro elektitaj de la membroj. A.B.F. (Laborista Kleriga Asocio) kontrolas la laboron de Junaj Agloj. Ekskursoj k tendara vivo estas multe praktikataj. Antaŭ kelkaj jaroj estis aranĝata infanrespubliko en Danio. Ĝin partoprenis junulorganizoj el Danio, Svedio k Germanio. Kun la dana organizo « Ruĝaj Falkoj » la interrilato estas vigla.

Por montri, kiel laboras Junaj Agloj, ni rigardu la lokan grupon en Malmö. Ĝi havas 200 membrojn en 4 sekcioj. En la grupo funkcias parolĥoro kun 50 membroj, muzika rondo kun 25 membroj, 2 studrondoj en hejma slojdo,¹ 2 studrondoj en kudrado ktp. por knabinoj, k laste, sed ne malplej grave, unu studrondo en esperanto kun 15 anoj. Por kompletigi sian kleriĝon, la junaj proletaj agloj bezonas esperanton. Kiam ili kreos la novan mondon, la sennacia spirito de nia lingvo k movado influos la kreaĵon, ke ĝi estu hejmo por la homaro.

La Martelo.

¹ Artmetia laboro.

TEOREMOJ

La sekvantaj « teoremoj » estis origine verkitaj, por esti utiligataj propagande k varbe en la landaj lab. esp. gazetoj ; k fakte ili aperis nacilingve jam en la Sveda k la Nederlanda LEA-gazetoj. Tamen ni opinias, ke ankaŭ la K-doj, kiuj jam estas konvinkitaj pri la neceso de esperanto k de SAT, havos utilon trovi en tiuj ĉi « teoremoj » argumentadon k utilajn pensojn prezentitajn en plej preciza k konciza formo. — Red.

  1. La senĉesa k nehaltigebla malvolviĝo de l’maŝinismo (permaŝina produktado k transportado) pli k pli alproksimigas la popolojn k interdependigas iliajn interesojn.

Konsekvenco. Tiu ekonomia interdependiĝo devigos la popolojn unuiĝi k kunfandiĝi.

* * *

  1. Unu grava malhelpo en la unuiĝo de l’popoloj estas la subjektivaj fortoj, kiujn konsistigas malsamaj tradicioj k kulturoj, esprimataj per apartaj lingvoj.

Konsekvenco. Kvankam estante nesufiĉa rimedo por estigi unuiĝon inter la homoj, tamen komuna lingvo estas nepre necesa, por ke ili povu interkonatiĝi k poste unuiĝi.

* * *

  1. Ĉiuj naciaj idiomoj estas tre komplikaj, nelogikaj k sekve tre malfacile lerneblaj.

Konsekvenco. Estus malsaĝe esperi, ke iu el tiuj idiomoj povus fariĝi la komuna lingvo de ĉiuj homoj sur la tero.

* * *

  1. Ekzistas jam de kelkaj jardekoj artefarita lingvo, kiu estas kvazaŭ la kvintesenco de la grandaj kulturlingvoj ; ĝi nomiĝas esperanto, estas simpla, logika, facile lernebla, tre esprimoriĉa k jam disvastiĝis en ĉiuj mondpartoj. Esperanto fariĝis viva lingvo de vivanta popolo k solvis la problemon pri tutmonda inter-kompreniĝo.

Konsekvenco. Kiuj deziras efike k celkonforme batali por la unuiĝo de ĉiuj popoloj, tiuj havas la devon ellerni k praktikadi esperanton.

* * *

  1. Per la praktikado de artefarita lingvo inter homoj el ĉiuj landoj disfalas la tradiciaj muroj, interpenetriĝas la diversaj kulturoj ; plie, per la senĉesa pliriĉiĝo de originala literaturo en esperanto kreiĝas nova, sennacieca kulturo ampleksanta la tutan mondon.

Konsekvenco. Sama kiel ĉe 4.

* * *

  1. La klaso, kiu plej bezonas esperanton, estas la proletaro, tial ke ĝenerale la laboristoj estas nekleraj k ne havas kiel burĝoj la eblon lerni kelkajn fremdajn lingvojn.

Konsekvenco. Kiuj volas efike k celkonforme labori por la emancipo de l’proletoj, tiuj nepre devas propagandi, lerni k praktikadi esperanton.

* * *

  1. Jam de 13 jaroj ekzistas prolettendenca asocio, kies anoj estas unuigitaj per esperanto k ignoras inter si la landlimojn. Ĝi nomiĝas : Sennacieca Asocio Tutmonda.

Konsekvenco. Kiu deziras la starigon de senklasa, senlandlima socio, unuvorte la regadon de l’socialismo sur la tuta tero, tiu havas la devon aliĝi al tiu organizo, tial ke ĝi konsistigas la embrion de la estonta socio.

* * *

Kara leganto, kiel vi sendube scias, teoremo estas aserto, kiu bezonas demonstracion, por ke ties vero vidiĝu klare. Al vi mi lasas tiun taskon. Pripensu mem, rezonadu logike, konsekvence k mi estas certa, ke tiuj teoremoj fariĝos por vi, kiel ili estas jam delonge por mi, disvastigindaj veraĵoj, nepre obeendaj principoj.

E. Lanti.

— página 6 —

42 SENNACIULO

[BILDO p.6 | 20,9,39,17] Desegnaĵo de fluganta aglo kun etenditaj flugiloj, apud la titolo de la poemo.

Marŝo de « Junaj agloj »

Ni estas ĉiuj fratoj, La ĉenon formas man’ ĉe man’. Tra tuta mondo sonas : Al ĉiuj sun’, al ĉiuj pan’ ! Se la krueloj premas vin, Sentiĝas ŝarĝoj punaj, Komune ni ekportos ĝin, La bravaj Agloj junaj.

Ne sentas ni malamon Irante al batala cel’, Pro vundo ni pardonas, Sed ne pro aĉa malfidel’. Al ŝirmo de la senfortul’ Per fortoj ni komunaj Ekiros kontraŭ perfortul’ Batale Agloj junaj.

Kuraĝe al la celo Soldatoj bravaj marŝas ni, Armilojn ne ni portas En la batal’ por novsoci’. Eksonos flame en estont’ Pri homfrateco kantoj sunaj. La devon faris ni ĉe l’front’, Ni ruĝaj Agloj junaj.

Tradukis La Martelo.

[REKLAMO p.6] Legu en la maja kajero de SENNACIECA REVUO interalie : Unua de Majo. — Letero pri neleĝeca laboro en Germanio. — El Aŭstrio, ktp, ktp. 16 paĝoj. Ilustrita. Abonu k aboniĝu al « S.R. ». Speciala tarifo por SAT-anoj. Unuopa kajero : 2.25 fr. fr. SAT, 23, rue Boyer, Paris 20.

Por averto !

La eks-k-do J. Pešek, Plzen, kiel peranto ricevinte niajn varojn, ŝuldas al SAT de pluraj jaroj konsiderindan sumon, el kiu restas ankoraŭ nepagitaĵo de 288.60 fr. frankoj. Malgraŭ multfojaj admonoj, eĉ rekomendite senditaj, Pešek nek respondis nek pagis.

Anonco : Esp.-studrondeto aranĝos letervesperon la 23-an de majo. Eksterlandaj Gek-doj, skribu al ni ! Ni certe respondos. Adr. : K-do Martin Karlsson, Separator. Tullinge (Svedio).

A.D.L.E.L.

La kompostado de la dua, tre ampleksa libro (Jimmy Higgins) estas mendita. Ni petas ĉiujn ADLEL-anojn, nepre kiel eble plej baldaŭ pagi la duan partopagon, por ke finance nia entrepreno povu funkcii sen malhelpoj !

Nia poŝto

  1. — Mono k let. ricevita ; ankaŭ la pli fruaj leteroj.

16.202. — La versoj bezonigas profundan refaradon ; ni provos. Nek akuzativon, nek pluralon oni rajtas apostrofi ; nur la nominativan «o»-finaĵon. Red.

Granda nombro da kurspartoprenintoj deziras praktiki esperanton per serioza korespondado. Je la fino de majo ni aranĝos korespondvesperon k honeste respondos al ĉiu, kiu sendis leteron aŭ bildkarton. Adresu : F. ten Hagen, De Kempenaerstr. 58, I, Amsterdam, Nederlando.

Ekster nia Movado

La sveda reĝisoro Sandra Malmkvist lernas kun siaj dek-kvin geaktoroj esperanton, por prezenti la modernan svedan teatran arton dum rondvojaĝo tra la landoj de Eŭropo en esperanto. (En la programo estas nur verkoj de Ŝekspiro.)

Leono Zamenhof, frato de la aŭtoro de esp-o, mortis kelkajn monatojn post la morto de alia frato Zamenhofa, Felikso.

La grava germana ŝipkompanio « Norddeutscher Lloyd » eldonis en esperanto luksan prospekton pri siaj ŝipvojaĝoj dum la jaro 1934. La prospekto entenas programon k veturplanon por 20 grandaj societaj vojaĝoj.

En la plej disvastigita norvega infangazeto (Norsk Barneblad) aperas esp. kurso.

En Hindo-Ĉinio (Hanoj) 20 kriminalpolicistoj lernas esp-on ; du konataj hindo-ĉiniaj gazetoj enhavas regulan esp. rubrikon.

Internacian letervesperon aranĝos Esp.-Klubo de Skövde la 7-an de majo. Ni atendas leterojn k poŝtkartojn el la tuta mondo. Nepre ni respondos ! Adresu al : « Glacijunulino » aŭ « Neĝjunulo », K-do L. Aberg, Poŝtfako 21. Skövde (Svedio).

Recenzejo

E. Lanti : L’Espérantisme prolétarien (Laborista Esperantismo). Tradukis el esperanto R. Gilbert. 48 pĝ. Form. 12 × 18. Prezo : 2.50 fr. Eldonis : Fédération Espérantiste Ouvrière, 115, Bd. Aristide-Briand, Montreuil (Seine), Francio.

Jen la franca traduko de la konata esperantlingva varb-broŝuro, kiu jam antaŭe aperis en angla, sveda, holanda, germana k ĉeĥa tradukoj. La teksto mem estas antaŭita de « averto de la tradukinto », kiu skizas en kelkaj paĝoj la historion de la broŝuro, ĝian malpermeson en Sovetio, signalo al skismiga agado en la ĝis tiu dato unuece restinta SAT, k citas la juĝojn tre laŭdajn pri la verketo de diverslandaj K-doj (inkluzive iuj el Sovetio). Ni estas konvinkitaj, ke la novaperaĵo utile helpos rekruti en franclingvaj regionoj anojn por nia movado, por FEO k SAT.

N. B.

RADIO-PROGRAMO

25.4. : Brno, 325 m., Praha k. a. ĉeĥaj stacioj (22.30-23.25), esp. horeto. 26.4. : Minsk, 1442 m. (22.05-22.20), same : 28.,30 4., 2., 4., 6.5. 27.4 : Leningr., 1224 m., (22.45-23.15), same 30.4 (unumaja koncerto), 3.5.,6.5. 28.4. : Brno, 325 m. (17.15-17. 25), same : 5.5. ; Zagreb, 276 m. (18.30-18.45)

Atentu, Gek-doj ! K-do M. Monléon (desegnisto proleta), str. Dr. Sumsi 27, Valencia (Hisp.), bezonas por revolucia arto malnovajn ekzemplerojn de l’revuo AIZ. k aliajn revol. ilustritajn gazetojn. Kiu povas ilin sendi ? Mi ankaŭ korespondos kun desegnistoj k pentrartistoj ĉiulandaj serioze k regule, pri arto, sociologio, ekonomio, ktp. Mi certe respondos.

AL VALENCIO !

Pli ol 60 holandaj Gek-doj jam anoncis sin por la aŭtomobilvojaĝo al Valencio. Ankaŭ kelkaj svedaj K-doj aliĝos al la holanda karavano. Ni traveturos i. a. Antverpenon, Bruselon, Namuron, Dinanton, Karolvilon, Sedano, Verduno, St. Mihielon, Novkastelon (Neufchâteau), Langres, Dijono, Châlons-Saône, Tournus, Macon, Valence k Avinjonon. Se en tiuj urboj loĝas esp-istoj, kiuj povas iel helpi, mi afable petas ilin skribi al K-do C. J. v. Veenendaal, West-Graftdijk (Nederlando).

[REKLAMO p.6] Por 5 fr. frankoj (unu svisa fk.) vi povas ricevi centon el la novaj SIGELMARKOJ de SAT, kiuj rilatas la Valencian Kongreson. Tre artaj, plurkoloraj. SAT, 23, rue Boyer, Paris 20.

Memornoto

Represis el « Senn. Revuo » : De Arbeider (anark.), Amsterd., 10.3., La sovetia Robinzono (krome priesp-a materialo).

Represis el « S-ulo » (en nacilingva traduko) la artikolon de N.B. en jan. : Le Travailleur Espérantiste (marto), Nia Bulteno, Los Angeles (n.-o 8).

Priesper. artik. k notojn enhavis : Brand, Stokh. 24.3. (rubriko), Signalen, Stokh., 8., 15., 22., 29.3. ; De Fakkel, Amsterd., 9., 13., 20., 23.3. ; Lokomotivmännens Tidningen, Stokh., 1.3. (longa artik. en esp-o pri K-do Lanti) ; Nieuwe Apeldoornsche Courant, 10.3. (SAT-Kongreso Stokh., portretoj Ozre-Gallo).

Korespondadon per leteroj aŭ poŝtkartoj k interŝanĝon de poŝtmarkoj deziras juna svedo. Adreso : Erik Sörqvist. Furuvägen 143. Fullersta. Huddinge (Svedio).

[REKLAMO p.6] LA PLENA VORTARO, 2-a eldono, plej grava verko, necesa al ĉiu serioza esperantisto, aperos en la komenco de majo. SAT.

Korespondado

Argentinio :

K-do Celedonio Santos, str. C. Pellegrini 238, Buenos Aires, dez. koresp. pĉt., nur kun Afriko, Azio, Oceanio.

K-do B. Berger, str. Cucha Cucha 2364, Buenos Aires, dez. interŝ. L., P.M. pri ĉt. kun ĉl., certe respondas.

Germanio :

21-jara germaniano biciklos al 14-a SAT-kongreso. Kiu el Germ. aŭ najbara lando kunveturos ? Gek-doj ! Tuj skribu al S.A.T. !

Nederlando :

Du 14-jaraj K-doj senpolit. de mezgrada lernejo dez. kor. prefere kun samaĝuloj ĉl. Adr. A. Overbeek k K. Citroen, Zonneplein 21, Amsterdam.

K-do K. A. Hoogerwerf Jr.. Cabotstr. 10, Amsterdam-W., dez. koresp. kĉl. pri literaturo k politiko.

Lernanto de esperanto serĉas koresp.-antojn el ĉl. Certa resp. K-do N. Vergunst, Joh. de Breukstr. 11, Haarlem.

Nederlando

25 ge-anoj de nia grupo dez. koresp. kun Gek-doj ĉl. pĉt. Resp. gar. Skribu al : R. Maarsen, 4 de Kade 121, Gouda.

Deziras korespondi kun Gek-doj en Valencio pri la SAT-kongreso k pri la urbo Valencio K-dino Timmers, Rosend. str. 246, Arnhem (Holando), prefere kun K-dinoj, k K-do A. Henstra, St. Peterl. 52, Arnhem (Holando) (ankaŭ pri aliaj aferoj). Certe resp. Ne skribos unue.

← Tramo anterior · Tramo siguiente →