Los números 376 a 392 de Sennaciulo, el periódico de SAT, transcritos enteros (14 números). Qué es la revista, de dónde viene el texto y cómo se ha hecho: en la página de la colección.
Transcripción automática, no oficial: para citar algo, compáralo con el escaneo de cada número. Si alguien que tenga los derechos quiere que la retiremos, díganoslo y la retiramos.
← Tramo anterior · Tramo siguiente →
N.º 376-377, 17 de diciembre de 1931
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
[BILDO p.1 | 29,3,70,12] Emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» antaŭ terglobo kun meridianoj kaj kontinentoj.
8-a JARO, N-o 376/377 — LEIPZIG, 17. / 12. 1931
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
APERAS SEMAJNE | REDAKTEJO: 14, av. de Corbéra, Paris 12e. – GVIDANTO: E. Lanti. – SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. – ADMINISTREJO: R. Lerchner, Kolmstr. 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS SEMAJNE
KIAL PAROLAS LA HOMOJ?
Paŭlo Demény.
Nelonge post kiam la prahomoj siajn bestajn kutimojn forlasis, evoluis en ili la kapablo, por esprimi siajn pensojn per silabigitaj vortgrupoj al la aliaj homoj. La parolo ne fariĝis kune kun la homoj, nek estis la invento de iu hazardo, sed estis la rezulto de tiu granda batalo, kiun la homoj faras kontraŭ la naturo. Ankaŭ la bestoj batalas kontraŭ la natur-fortoj, sed aliel. Ili aliformigas sin, aplikiĝas al la naturo k per tio plifaciligas siajn vivojn, sed la homo transformas la naturon. Ĝuste tiu transforma laboro necesigis al la homoj la parolon. Dum la bestoj kapablas nur kelkajn sentojn esprimi per kelkaj senformaj krioj, kiuj koncernas la malsaton, doloron k la seksajn instinktojn, la homoj bezonis signi per la sama songrupo, en sia transforma laboro, la periode ripetiĝantajn laborojn, la konstante uzatajn ilojn k materialojn. Tio estis bezonata pro tio, ke la laboro estas socia k la rimarkojn k spertojn al la aliaj homoj ili devis sciigi. Tion ili povis fari nur tiel, se la laborilojn k la laborfluon ili signis per konstanta nomo. Kompreneble tiuj nomoj estis komence senformaj vortgrupoj, kiel nuntempe ankaŭ oni uzas, kiam pezajn objektojn oni pluigas: „ho-ruk“. Sed la komence senformaj k individuaj nomoj per la ripetado k per la aplikiĝo al la laborfluo nun jam fariĝis silabaj esprimoj uzataj ĉe unu malgranda homgrupo. La tiel evoluinta „lingvo“ servis por helpi la socian produktadon, la laboron de la homoj, plifaciligi la vivon de la homoj k per tio fariĝi gravega forto de la socia evoluo.
Sed la homa lingvo, simile al ekonomio, politiko k la ideologio de la socio, ĉe iu grado de sia evoluo kontraŭas la evoluon de la socio k anstataŭ helpi, malhelpas ĝin. La homa parolo, kiu en sia evoluo transformis la vivon de la socio k per tio ĝi estas revolucia, hodiaŭ en la lastaj tempoj de la klas-socio, en la imperiista kapitalismo, fariĝas ilo de la reakcio.
AL ZAMENHOF
EMBA
Zamenhof, Majstro, hom’ genia, Idealisto time pia, Aŭtor’ de lingvo portutmonda, Vin kovras jam la humo tomba.
Substanco larĝe disŝutita, En via krea man’ granita Ricevis vivon, bazon, kernon, Animon, tuton, viveternon.
Konkuris vi eĉ kun la dioj, Sed kaŭzon de mond-tragedioj, Esencon de batalo nia Jam nekonceptis cerbo via.
Sed tamen je la datreveno De via naskotag-mateno, Ĉe via tomboŝton-figuro Mi staras en la man’ kun laŭro.
Al laŭr’ mi ligis ruĝrubandon Kaj sur la ruĝrubandan randon, Dum vent’ pri dorm’ eterna kantas, Mi vortojn jenajn skribe plantas:
„Vivplene staras via verko, Samkiel forta bela kverko Post ŝtormo de la elementoj Venkinta kontraŭ rabaj ventoj.
Kaj dum la mond’ de l’burĝa pompo Per via verk’ nur sin amuzas, Por noblaj celoj ĝin sen trompo Nur ni, proletoj, vere uzas.“
Eble multaj demandos, kiel tio estas ebla, ke la lingvo estas reakcia? Sed ni definitive povas respondi, ke tiu ĉi mia aserto ne estas troigo, ĉar estas sufiĉe, se mi mencias, ke la ĉirkaŭbaritaj lingvoregionoj fortigas la naciismon. La kapitalisma varproduktado ĉirkaŭas la tutan mondon, gigantaj monopol-entreprenoj internacie ekspluatas la proletaron k bombojn ĵetantaj aeroplanoj flugadas de unu kontinento al la alia kiel muŝoj de la kulero al la taso. Sed en tia epoko de la internaciismo malgraŭe ankoraŭ estas eble, ke kelkaj centmiloj, eĉ milionoj da homoj vivas izolite, nekomprenante unu la alian.
Tiu ĉi lingva malkompreno multe helpos al la imperiistoj-sinjoroj de la mondo, ĉar ili povas per tio dividi la proletojn, kvankam ili ĉiuj havas la saman intereson. Eĉ la lingvaj diferencoj ebligas ankaŭ tion, ke en la sama lando vivantajn proletojn, parolantajn malsamajn lingvojn, oni povu intermalpacigi. Sufiĉas aludi al la regado de la angloj en Hindio, kie la indiĝenoj parolas 33 lingvojn, tamen nekomprenante unu la alian, k per tio multe helpas la daŭron de la nomita regado. Sed multe pli proksime ni trovas ekzemplon. Mi aludas al la laŭ lingvoteritorioj disiĝanta laborista movado en Ĉeĥoslovakio aŭ al la naciisttendencaj kontrastoj en la malnova aŭstro-hungara ŝtato. Pro tio ni senrezone povas diri, ke la lingvo povas stari en la servo de la reakcio.
Nun oni povas demandi, ĉu ne estus eble la lingvon konforme al ĝia natura destino refoje starigi en la servon de la progreso, aŭ apliki ĝin en la grandioza batalo de la proletaro kiel ilon? Ni eĉ povas jam respondi: Ne nur estas eble, sed estas necese igi la lingvon armilo en la liberiga batalo de la proletaro. Kaj ĝuste en tiu ĉi okazo okulfrape evidentiĝas al ni la grava signifo de esperanto, kiun ĉiuj proletoj, kian ajn lingvon ili parolas, povas facile ellerni. Sekve ĝi forviŝas la landlimojn k atingas la plej kaŝitajn vilaĝojn. La internacia lingvo neniigas la naciismajn izolitecojn k ebligas la progreson de la proletaro, kiu estas
— página 2 —
66 — SENNACIULO
premita en la abismon de la nescio. Sekve antaŭ ni ĉiam pli k pli klariĝas la signifo de esperanto en internacia rilato.
Nature ellernado k propagando de esperanto plej unue devas esti la tasko de l’socialistoj. Ili la homan lingvon povas starigi refoje en la servon de la progreso, pere de esperanto.
La evoluo de la socio iras tra la socialismo k la socialismon efektivigos la klasbatalo de la proletoj. Sukcesante akiri novan armilon por tiu ĉi batalo, ni antaŭhelpas la definitivan triumfon de la socialismo.
La tasko de la homa lingvo povas esti nur la plej baldaŭa venko de la socialismo k por helpi al tio ni parolas esperante.
Kiel senlaboruloj vivas en Aŭstrio.
Ĉar mi mem nun estas senlabora, mi povas priskribi la vivon de aŭstriaj senlaboruloj laŭ personaj spertoj.
Se laboristo (aŭ oficisto) fariĝas senlabora, li (aŭ ŝi) ricevas dum kelka tempo monsubtenon (kondiĉe ke li — aŭ ŝi — estis laborinta almenaŭ 20
[BILDO p.2 | 12,45,39,72] Foto de granda moderna loĝdomego kun balkonoj kaj la surskribo «KARL-MARX-HOF», kun arbeto kaj piedirantoj antaŭe.
Parto de komunuma loĝdomego en Vieno.
semajnojn), kiu sumiĝas je 17 ŝil. posemajne por negeedziĝintoj k ĉ. 20—25 ŝil. semajne por geedziĝintoj (depende de la nombro da infanoj). Tiu monsubteno funkcias en formo de asekuro, t. e. laboristoj k entreprenistoj pagas kotizojn, dum la ŝtato kovras la deficiton. La monsubteno estas donata unue por tri monatoj, poste ĝi estas plilongigata k fine transformata en t. n. „mizerŝtatan“ subtenon, kiun devas partopreni ankaŭ la komunumoj. Entute la monhelpo povas daŭri eĉ kelkajn jarojn, sed ĝi laŭ la daŭro estas malpligrandigata. Kompreneble oni kontrolas la senlaborulon, ĉu li fakte bezonas la monsubtenon, ĉu li ne kaŝe perlaboras ion, aŭ ĉu li ne havas parencojn, kiuj povus permone helpi al li. La praktikado de la senlaborula asekuro kelkokaze ja montras ĉikanojn, ĉar la nombro da senlaboruloj konstante kreskas, dum la nombro da laborantoj (kiuj kontribuas al la asekuro) malkreskas. Inversa proporcio!
Oficistoj estas en pli favora stato, ĉar por ili ekzistas leĝa maldungdaŭro, nome 6 semajnoj, se la oficisto laboris ĝis 2 jaroj; 2 monatoj, se la oficisto laboris de 2—5 j. 3 monatoj, se la oficisto laboris de 5—15 j. 4 monatoj, se la oficisto laboris de 15—25 j. 5 monatoj, se la oficisto laboris pli ol 25 j.
La maldungo povas okazi nur fine de l’jarkvarono. Dum la maldungdaŭro la oficistoj ankoraŭ devas deĵori. La oficisto rajtas ĉesigi la kontrakton fine de ĉiu monato.
Krome la maldungitaj oficistoj ricevas sumon, por kiu ili ne plu bezonas labori, nome: plenan salajron por 2 monatoj, se la kontrakto daŭris 3—5 jarojn; plenan salajron por 3 monatoj, se la kontrakto daŭris 5—10 jarojn; plenan salajron por 4 monatoj, se la kontrakto daŭris 10—15 jarojn; plenan salajron por 6 monatoj, se la kontrakto daŭris 15—20 jarojn; plenan salajron por 9 monatoj, se la kontrakto daŭris 20—25 jarojn; plenan salajron por 12 monatoj se la kontrakto daŭris pli ol 25 jarojn.
Do la maldungo por la oficisto ne signifas tujan mizeriĝon kiel por la laboristo. La senlaborula asekuro estas la sama por oficistoj k laboristoj, sed burĝaj deputitoj foje proponis en la parlamento, ke oni disigu ambaŭ asekurojn, ĉar la deficito ĉe la laborista flanko estas pli granda (laŭproporcie) ol ĉe la oficista. Tiuj sinjoroj eĉ ne havas la plej malgrandan senton de solidaro!
Ĉu mi celis esprimi kontenton pri la situacio de senlaboruloj en Aŭstrio? Tute ne! Eĉ la plej ampleksa sistemo por subteni senlaborulojn ne povas anstataŭi la monakiron pere de laboro. Tamen mi konstatu, ke la senlaborulo en Aŭstrio dum kelka tempo estas ŝirmata almenaŭ kontraŭ la plej kruda mizero. (Por komparo kun la komence cititaj sumoj mi diru, ke laboristoj nuntempe perlaboras ĉ. 40—50 ŝil. posemajne, oficistoj ĉ. 200—300 ŝil. pomonate. Do la monsubteno por senlaboraj laboristoj sumiĝas je preskaŭ duono de laborista salajro, ne konsiderante la fakton, ke multaj laboristoj laboras nur 4 aŭ 3 tagojn posemajne).
La senlaborula asekuro en Aŭstrio estas objekto de plej akra atakemo de l’enlanda burĝaro k de l’envio de alilandaj laboristoj. En neniu lando ĉirkaŭ ni ekzistas tiom vasta senlaborula asekuro kiel en Aŭstrio. En Hungario (najbara lando de ni) la senlaboruloj ricevas tute nenion! Kaj en Aŭstrio mem nur la forto de la socialdemokrata partio garantias rifuzon de l’ atakoj de la kapitalisma burĝaro.
F. S.
PRI LA BREĈO.
Kelkaj K-doj ankoraŭ havas la opinion, ke CK de SEU ne planis friponi grandan sumon al SAT por tiel ĝin bankrotigi, sed ke nur la malpermeso sendi monon eksterlanden malhelpis.
Al tiuj kredemuloj ni ripetas, ke CK de SEU havis la eblon pagi sian ŝuldon en rubloj ĉe la filio de „Neudrag“ — nia tiutempa presejo — en Moskvo mem. Ne povas do esti dubo por ĉiu klarvida homo, ke la rabo estis de longe planita k tute malvarmsange efektivigita.
La raba atenco ne atingis sian celon: SAT pluvivas, sed estas evidente, ke la breĉo farita en ĝia buĝeto ne estas ankoraŭ ŝtopita. Daŭrigu do, Gek-doj, kolekti mondonacojn, cirkuligi kolektlistojn; ne laciĝu en tiu klopodado, ĝis nia Asocio estos retrovinta sian buĝetan ekvilibron.
Por ŝtopi la breĉon
- listo
| 1045 | Mehlhorn (Leipzig) | mk.g. | 1.20 |
| 17054 | O. Spetz (Finspang) | mk.g. | 3.98 |
| 17040 | W. Varley (York) | mk.g. | 2.— |
| 13553 | Pahlke (Berlin) | mk.g. | 2.— |
| 9534 | Michalski (Berlin) | mk.g. | 3.— |
| Likvidiĝinta Esp. Rondo (Penzig) | mk.g. | 9.65 | |
| J. M. D. (Ellowz) | mk.g. | 2.90 | |
| Sekcio Amsterdam. V. | guld. | 9.25 | |
| Sekcio Amsterdam. X. | guld. | 4.45 | |
| Alois Gross (Morschwiller) | fr. fr. | 10.— | |
| Labor. Esp. Grupo Bruselo | fr. fr. | 70.90 | |
| H. B. (Annecy) | fr. fr. | 10.— | |
| 12643 | K-dino Deniau (Mer) | fr. fr. | 10.— |
Iom da statistiko pri laborista kleriga agado en Svedio.
Kiel oni jam scias, la skandinavia laborista kleriga agado estas unu el la plej modelaj en la tuta mondo. En ĉi suba artikoleto estu donitaj kelkaj nombroj pri la agado de ABF (Sveda Laborista Kleriga Asocio) dum la pasinta studsezono (1930/31).
Sume ABF havas preskaŭ 1,5 milionon da membroj (pli precize 1 434 674); sekve unu kvinono (20 %) el la tuta sveda popolo apartenas al ABF. Dum la pasinta studsezono ABF kreskis je 128 940 membroj. La asocio havas organizojn en pli ol 1000 svedaj urboj, urbetoj k vilaĝoj. Da bibliotekoj ĝi havas 1063 kun 322 860 volumoj. Dum la jaro uzis bibliotekojn 71 075 personoj, kiuj legis 609 961 librojn.
3430 Studrondoj estis aranĝitaj kun 47 774 partoprenantoj (en la antaŭa studsezono — 3 051 studr. kun 41 752 p.). Kiel oni povas vidi, la studagado kreskis. Plej lernemaj k aranĝemaj estis la kluboj de Sveda Socialdemokrata Junulara Asocio, kiuj per ABF
— página 3 —
SENNACIULO — 67
aranĝis preskaŭ 1000 (nome 986) studrondojn; sekvas fakorganizoj (landorganizoj estas la laŭvorta traduko) kun 593 studr., Socialdemokrata Lab. Partio kun 227, Laborista Abstinenca Asocio NOV kun 105, Kooperativa Federacio kun 89 k. a.
Plej ŝatata studmaterialo estis organizaj demandoj, pri kiuj okupis sin 508 studrondoj; sekvas ŝtat- k komunumscienco — 352, angla lingvo — 303, esperanto — 299, sveda lingvo — 247, matematiko — 215, beletristiko — 205, fakorganiza movado — 185, librotenado — 176, kantado k muziko — 168, socialismo — 107, germana lingvo — 89, komunismo — 83, oratora kapablo — 83, nacia ekonomio — 75.
Oni povas rimarki, ke por angla lingvo oni havis 4 studrondojn pli ol por esp-o. Tio absolute ne signifas, ke efektive anglan lingvon lernis pli multaj personoj, ĉar anglaj studrondoj havas por rondo po 10—15 partoprenantoj, dum en esp. studrondoj k kursoj la nombro da partoprenantoj ofte atingis 70. Do ni povas rimarki, ke esp-on oni lernis — trioble pli multe ol anglan lingvon.
326 pli mallongajn kursojn (kelktagajn) k lekciojn oni aranĝis kun 2080 lekcioj k 439 studhoroj. Ankaŭ kiel lekcia temo estis plej multe uzata ŝtat- k komunumscienco: al ĝi estis dediĉataj 432 lekcioj; al socialismo — 301, fakaj demandoj — 283, nacia ekonomio k kooperativaj demandoj — 239, historio — 227, naturscienco — 175, literaturo — 164 lekcioj.
Kompilis N. Ruus (15 428).
Alvoko al la SAT-anoj!
En Britio nuntempe okazas granda propagando kontraŭ aliaj landoj. Ĉiu granda ĵurnalo, inter ili la „Ĉiutaga Heroldo“ (Daily Herald), la laborpartia organo, ĉiutage kriaĉas „Aĉetu en Britio faritajn varojn!“ „Ne permesu al fremduloj eniri la landon!“ ktp. La efiko estas, ke la laboristaro ekpensas, ke la fremduloj respondecas pri la mizera stato, en kiu troviĝas la brita laboristaro.
Necesas pruvi al la britaj laboristoj, ke ne la alilandanoj respondecas, sed la mondkapitalismo, k ke la laboristaro en ĉiu parto de la mondo, krom Sovetio, suferas la samon. Ni povas tion fari per la traduko de leteroj ricevotaj de gelaboristoj el ĉiuj landoj. Post traduko ni publikigos ilin en metiistaj ĵurnaloj (da kiuj multaj troviĝas en Britio).
Skribu do multnombre pri via metio, kiom da salajro vi ricevas, kiom vi povas aĉeti per ĝi! Kiom kostas pano, butero, ovoj, terpomoj? Kiom estas la luprezo por dometo aŭ ĉambro ktp.? Ni sendos ekzempleron de la enpresinta ĵurnalo al ĉiu, kiu sendos publikigotan leteron.
Gek-doj, helpu nin kontraŭbatali tiun ŝovinistan propagandon k skribu al
Joel Sulski, 19, Leyton Rd., Harpenden, Herts., Britio.
Ies Opinio.
Tributo al homo.
Ĉiufoje kiam Lindberg fendas la ĉielon per nova akrobataĵo, mi pensas ne pri la juna aglo alten fluganta, sed pri lia patro, kiu flugis kun alta kuraĝo k nenia sento pri la konsekvencoj en la plej supraj atingaĵoj de sendependa pensado. Ne multe estas aŭdata pri la pli maljuna Lindberg en la nunaj tagoj. Tio estas ĉagrena, ĉar kian monumenton Karlo en sia monda makul-lumo povus starigi al sia batalanta patro!
Ne ekzistas multaj libroj, kiuj ne troviĝas en la Parlamenta librejo, sed vi ne trovos „Kial ni estas en milito“ (Why We Are at War) de l’parlamentano Lindberg en Vaŝingtono, nek aliloke, tiom kiom mi scias. Se iu leganto scias, kie troviĝas ekzemplero de ĉi tiu verko, mi povas amasigi konsiderindan sumon por aĉeti aŭ pruntepreni ĝin. Vere, se vi volas diri al mi, kie mi povas ŝteli ekzempleron, mi volas esplori, ĉu la afero ne povas esti aranĝata. En la afero pri liberalismo mi ne posedas moralajn skrupulojn — neniajn ajn.
„Kial ni estas en milito“ estis eldonita de l’parlamentano Lindberg, dum ni estis trenataj en la transmaran ĥaoson, k li eldiris sian tutan penson pri ĝi. Se li ne havus konsiderindan influon, li estus aliĝinta al Debs en Atlanto, k tiom intensa estis la pseŭda patriotisma sento kontraŭ li, ke lia filo devis flugigi lin super la popolamason k surterigi lin sekrete sur kampo, por ke li povu fari paroladon al sia elektantaro. Mi rigardas tion kiel la plej grandan flugheroaĵon de Karlo Lindberg, k pli indan je medaloj ol tiuj pli malsuperaj flugoj, por kiuj registaroj k G.O.P.-aj¹ prezidantoj tiom gaje pinglas sur lian bruston hodiaŭ honoraĵojn.
Neniu alia homo en oficiala posteno kuraĝis fari tion, kion faris parlamentano Lindberg dum tiuj unuaj tagoj de ĉi tiu nacia marfobio². Estis eĉ pli granda afero ol Debs faris, kvankam Debs estus farinta same se li estus Lindberg. Ne ankaŭ estas la plej eta diferenco en tio, ĉu Lindberg la pli aĝa estis prava aŭ ĉu prezidanto Ŭilzn (Wilson) estis prava. Iu ajn homo, kiu estas preta batali por siaj konvinkoj kontraŭ 120 milionoj da furiozaj maniuloj, havas mian entuziasmon k ĉiaman lojalon, k vidante, ke estas nur unu aŭ du en generacio en iu difinita nacio, mia entuziasmo ne fariĝas tro ŝarĝata per kromlaboro.
Sinjoroj, al parlamentano Lindberg — HOMO!
IU (Dana Slit) en „The Los Angeles Record“. — Esp-igis 16 285.
¹ G.O.P. = Grand old party = granda malnova partio = Usona respublikana partio.
² La vorto „Marphobia“ uzita de la aŭtoro ne estas trovebla en eĉ grandaj vortaroj ĉi tie. Mi opinias, ke ĝi estas kunmetaĵo el „Mar“ k „phobia“. La unua i. a. signifas „difekti“, la dua i. a. signifas „nesana malŝato“. Sekve „Marphobia“ estas nomo inventita de Dana Slit (Sleeth) por tia ŝovinismo, kia tiam furiozis en Usono, k kies brava kontraŭstaranto estis parlamentano Lindberg. — 16285.
[REKLAMO p.3] EFIKE vi helpas al SAT pagante senprokraste vian kotizon por la jaro 1932! Nun estas la taŭga momento por varbi novajn anojn, por ke estu garantiita la apero de ilia nomo k adreso en la nova JARLIBRO.
La klasbatalo tra la mondo
La konflikto ĉe la germanaj fervojoj.
La nuligo de la salajrkontrakto fare de la fervoja direkcio cele al malaltigo de la salajroj kaŭzis grandan ekscitom inter la fervojistaro, kiu akceptis preskaŭ la formon de malferma batalo. Okazis kunvenoj de la fervojistoj en la tuta lando, kie oni akre protestis kontraŭ la direkciaj intencoj. Ĉiuj intertraktoj de la sindikato kun la direkcio malsukcesis pro la necedemo de ĉi lasta. Sed la neatendita kontraŭstaro de l’ fervojistaro devigis la direkcion al cedo. Estis alvokita arbitracianto, kiu juĝis, ke la ĝisnuna kontrakto restas neŝanĝita k ke la traktado pri la konflikto estos daŭrigata. La sindikato konsentis pri tiu provizora solvo. Sed la batalhalto ne longe daŭris. Ĉe novaj intertraktoj (10. novembro) la direkcio persistis je siaj postuloj; la 11-an okazis nova arbitracia juĝo, kun rezulto, ke la fundamentaj horsalajroj malaltiĝas depost la 8. nov. je 4½ %, k tiu ĉi reguligo estos nuligebla unuafoje la 31. marto 1932. La sindikatoj decidis malakcepti tiun ĉi juĝon, kiun cetere kontraŭstaros verŝajne la trafita personaro.
La pola registaro intencas militecigi la ŝtatajn fervojojn.
En Polio ekzistas leĝo de 1920, laŭ kiu la fervojoj dum milito estas administrataj de militestraroj. La registaro nun prezentis al la parlamento amendon, kies akcepto ebligas al la ŝtato subigi la fervojojn al la militistoj ankaŭ dum la paco, se la „ŝtataj interesoj“ ĝin postulas. Striko k ĉiaj malhelpoj en la trafiko povas esti punataj per karcero de 5 jaroj k pli, ĉiuj fervojistoj, ankaŭ pensiitoj, aĝaj ĝis 60 jaroj, povas esti devigataj al la fervoja
— página 4 —
68 — SENNACIULO
servo ktp. La registaro kompreneble per tiu amendo celas fari senrajtajn soldatojn de l’ diktatoreca generaloj el la fervojistoj. La organizita laboristaro en Polio reagas forte al tiuj planoj. La cenzuro konfiskis la tutan protestartikolon en la sindikata organo. Malgraŭ ĉiuj protestoj la obeema parlamenta plimulto akceptis la registaran proponon. Laŭ ITF-gazetservo, n-o 11.
Murdita socialdemokrata Regna-Standard-ano.
En la urbeto Riza (Riesa, Saksio) estas fimurdita dumnokte de faŝistoj (Hitler-anoj) socialdemokrata Regna-Standard-ano. La laboristaro estis treege ekscitita pro tiu okazo. La entombigon, kiu okazis la 14-an de novembro, partoprenis kvar mil personoj; gelaboristoj vojaĝis multnombre al Riza. Estis granda manifestacio; oni vidis inter la funebrantoj ankaŭ uniformitajn komunistojn. La unuan fojon estis videble, ke Regna-Standard-anoj k komunistoj marŝis komune… kio estus imitinda ankaŭ en aliaj aferoj. Sed — …!
14 510.
Senlaboruloj batalas en Ĉeĥoslovakio.
En ĉeĥoslovaka Silezio, en Lindeviece, eksplodis sanga batalo inter ŝtonlaboristoj k ĝendarmoj. La laboristoj provis organizi liberaeran kunvenon malgraŭ polica malpermeso. Kiam la ĝendarmoj provis ilin malhelpi, la laboristoj sin defendis. Tiam la policanoj ekpafis k mortigis 7 laboristojn k vundis 14. Ĉe ekscio pri la afero okazis tumultego ĉe la parlamento; faŝista deputito estis forpelata de la tribuno.
P. M.
La „nova reĝimo“ en Jugoslavio.
La ekonomia krizo atingas gigantajn proporciojn dank’ al la diktatoreca administrado. La studentaj manifestacioj, kiuj okazis dum la unua duono de novembro ĉe la Belgrada universitato, finiĝis per multnombraj arestoj. La polico agis rilate la studentojn per ekstrema bruteco, tiel ke unu el la arestitoj mortis pro la torturoj k alia havas la brustostojn rompitaj.
P. R.
DISKUTEJO:
Ĉu la proletoj estas socialistoj?
K-do Pensemulo tuŝis tiklan problemon (en „S-ulo“ n-o 370/71), skribante pri la „demokratigo“ de l’mizero. Estas vere, ke kelkaj specoj de laboristoj atingis iajn privilegiojn (pli altan salajron ktp.), ofte je kostoj de aliaj laboristo-specoj. Kiel tiuj privilegiitoj kondutas? Ĉu ili sintenas konforme kun la ideo de solidaro laŭ sia politika konvinko socialisma? Nu, ni konfesu, ke tiuj „K-doj“ preskaŭ senescepte estas firme ligitaj kun la akiritaj privilegioj, ke ili ŝatas luksaĵojn k entute batalas precipe por siaj avantaĝoj, ne por la socialismo (kiun ili nur identigas kun siaj interesoj). Ne estas dubo, ke tiel parto de la proletaro etburĝiĝas, unue laŭkutime, poste laŭidee. Tiun etburĝiĝon unuavice montras la gvidantoj de lab. partioj, partoprenante pure burĝajn kutimojn en la vestado k aranĝo de sia hejmo ktp. anstataŭ konsekvence rifuzi tion. Niaj laboristaj gvidantoj ja nur reprezentas ideon, — kontraŭe ekz. al Gandhi, kiu vivas laŭ ĝi. (Eĉ en la lab. partioj oni diskutas pri tiu fakto.) Ni indignas pri tio, ke kapitalistoj ie detruas nutraĵojn, dum milionoj da homoj malsatas. Sed ni estu sinceraj! Ĉu ne proksime de ni vivas miloj da laboristoj, kiuj elspezas sian monon por etburĝaĵoj¹, kvankam ili vidas la mizeron de siaj samklasanoj? Kie restas la tiom glorata solidaro? Ĉi tiu nur ekestas, se temas pri la profito de iu kategorio de laboristoj. Fervojistoj ja solidare agas, se la interesoj de ilia profesio estas en danĝero, sed ili tute konsentas la plialtigon de la veturprezo, kiun devas pagi aliaj laboristo-kategorioj. Same agas tramistoj, ŝtatoficistoj k aliaj profesianoj. La koncerna grupo ĉiam defendas sian avantaĝon, ne konsiderante la aliajn grupojn.
Miaj linioj nur atentigu pri la egoismaj elementoj, kiuj ankoraŭ regas la pensmanieron de la plimulto el la proletoj, eĉ se ili nomas sin socialistoj. Estas evidente, ke la socialisma sociordo ne toleros tiun staton k multaj starpunktoj devos cedi al pli justa konsidero. Tio jam estas pruvita en Sovetio, kie ministoj rajtas havi pli longan libertempon ol oficistoj. Tute prave, diras mi, oficisto. Sed demandu vialandan oficiston (socialiston), ĉu li konsentus tion! Vi estus mironta pri la respondo. La socialismo ne devas esti nur afero de pli altaj salajroj, ĉar tiel ĝi fariĝas batalo de ĉiuj kontraŭ ĉiuj. En Sovetio oni evitis tiun danĝeron, eksterminte ĉian pretendemon. La homoj tie vivas modeste, jen grava avantaĝo, kiun oni erare nomas domaĝo. Ŝajnas, ke la politiko de la komunista partio — tion mi konfesas objektive, kvankam mi ne estas ĝia membro — en tiu ĉi punkto moviĝas laŭ sufiĉe prudentaj instrukcioj.
Pripensu ankaŭ, Gek-doj, ke dum krizaj tempoj la laboristaro inklinas al skismo, malfortiĝas ĝia agadpovo, triumfas la faŝismo ktp. Kial? Ĝuste oni povus supozi, ke dum krizoj la laboristoj unueciĝus por pli sukcese povi kontraŭstari la malamikon. Sed kontraŭe! La mizeruloj radikaliĝas, ne spertante la solidaron de l’tutproletaro. (Tiu solidaro devus manifestiĝi en agoj, ne nur en vortoj.) La senlaboruloj malesperas k facile estas kapteblaj por kontraŭlaboristaj aventuroj (faŝismo, naciismo). La laborista klaso fariĝas malforta, ĝuste dum momento, kiam ĝi, laŭ logika konsidero, devus esti plej potenca, ĉar hardita per la mizero.
Jen, Gek-doj, danĝeroj, kiujn vi devas vidi, eĉ se tio ne estas agrabla por ĉiuj. Ju pli frue la proletaro likvidos siajn proprajn mankojn, des pli certe ĝi venkos. Ek al la diskutado!
Observanto.
¹ Danco, alkoholo, fingroringoj ktp.
Al „demokratigo“ de l’mizero en „S-ulo“ n-o 371.
Estas vere, ke inter laboristoj estas tro frapanta salajrdiferenco. En nia
[REKLAMO p.4] EL LA LIBROSTOKO DE SAT havigu al vi jenajn rekomendindajn legaĵojn: Tolstoj, Kristanismo k Patriotismo. 111 pĝ. . . 1.20 mk.g. „ Ĥodinka (Caro kontraŭ popolo.) 64 pĝ. . 0.60 „ Volter, KANDID. Sprita k pensiga rakonto, 162 pĝ. bind. 3 mk.g., broŝ. 1.70 „ London, la Fera Kalkanumo. 368 pĝ., bind. 3.50, broŝ. 2.60 „ Barbusse, Eklumo en la Abismo. 96 pĝ. . . . . 0.80 „ Lenin, Ŝtato kaj Revolucio. 160 pĝ. . . . . . . 1.— „ H. Zur Mühlen, FABELOJ. 56 pĝ. . . . . . . . 0.60 „ Vortoj de K-do E. LANTI. 192 pĝ. . . . . . . . 2.— „ Kropotkin, ETIKO. Grava prez-plimalaltigo, 240 pĝ. . . nur 1.20 „ ADMINISTREJO DE SAT, Kolmstr. 1, LEIPZIG O. 27.
— página 5 —
SENNACIULO 69
lando tiu diferenco estis 1:6, t.e. fervoja direktoro ricevis sesfoje pli ol laboristo. Sed baldaŭ burĝoj sukcesis starigi 1 : 8,6 k tiel la diferencon pligravigis. Tuj post la socialdemokrata dispartigo de bienoj, multaj senposeduloj ekhavis eĉ en urboj posedojn. Tial la vicoj da geproletoj tre maldensiĝis. Post ĉi tiu procedo la laboristaro tre plidekstriĝis; tion montras la lasta baloto, en kiu la demokrata centro plej multe gajnis. Socialdemokratoj, pro dispartiĝo — malgajnis. Ĉu la laboristoj-etposeduloj estas kontentaj? Tio ne povas okazi, ĉar diversspeca konkurenco ĉiam minacas al ili. Pro ligo al posedo oni tre konkuras la salajron inter si. Oni preskaŭ ĉiujn siajn fortojn metis en la posedon k perdis la klaskonscion; ĉar la poseda animo aŭ intereso estas ĉiam pli forta k superas la salajran, kiu gardas pli posedaĵon, ol laborkondiĉojn. Se proleto tuŝas iel tiun posedaĵon, estinta laborfrato atakas same kruele kulpuleton kiel kapitalisto k estas pli danĝera ol la lasta.
Latviano.
Internacia transportlaborista federacio (IFT) Amsterdam
komunikas al la tutmonda fervojistaro, al la personaro de ĉiuj elektro- k strat-tramvojoj, ŝoforoj, al ĉiuj havenlaboristoj, kiuj estas organizitaj ĉe ITF, ke en la jaro 1932 de 8. ĝis 13. aŭgusto okazos en Praha (Ĉeĥoslovakio) la internacia kongreso de ĉiuj sindikatoj organizitaj en ITF. Ĉi tiun kongreson partoprenos krom multnombraj gastoj la delegitoj el pli multe ol 40 internaciaj asocioj, unuigitaj en la Amsterdama federacio.
En la sama kongreso okazos ankaŭ la 12-an de aŭg. la konferenco de l’ delegitoj, kiuj scipovas paroli esp-on, kiu estis en la kongreso en Madrido oficiale akceptita de l’internacia trafikkomitato kiel tre taŭga interkomprenilo por la internaciaj rilatoj.
Internacia Transportlaborista Federacio. Vondelstraat 61, Amsterdam.
Kiel mi iĝis anarkisto k SAT-ano.
Mi naskiĝis, en la jaro 1909, en Rigo, la ĉefurbo de Latvio (tiam provinco de Rusio). Miaj gepatroj estis laboristoj. Preskaŭ mian tutan infanecon mi pasigis en Rigo. En tiu urbo mi ankaŭ travivis ĉiujn malfacilaĵojn kaŭzitajn de la mondmilito. Dum la revolucio mi vidis, ke la popolo fratece kun la soldatoj renversis la caran potencon. Mi ĉiam rememoros tiujn glorindajn tagojn, kiam regis la popolo mem. Mi ankaŭ memoras la alvenon de l’blankuloj (naciistoj, monarkistoj k.a.), iliajn fiagojn, la pastran potencon k buĉadon al miloj da laboristoj. De tiuj tagoj, kvankam infano, mi iĝis kontraŭulo de l’pastraj religiaj dogmoj k sendiulo. Pro malbonaj vivcirkonstancoj en la urbo, la gepatroj forlasis ĝin k ekloĝis en provinco. La patro dungigis sin ĉe iu bienposedanto kiel laboristo k mi ĉe alia kiel paŝtisto.
Laborante de sunleviĝo ĝis sunsubiro, vidante la vivon, kiun vivis la mastro, mi ekkomprenis la diferencon inter mi k li, inter ekspluatatoj k ekspluatantoj. De tiu tempo mi favoris al ĉiuj tielnomataj laboristaj partioj. Poste mi translokiĝis al la urbo Jelgava k aktive partoprenis en la socialista junulara sportmovado (en 1927).
Post mallonga tempo mi ekvidis, ke la gvidantoj, kiuj estis en oficejoj, parolis ĉe amaskunvenoj pri revoluciaj agoj, sed dum membrokunvenoj penis agiti al kunlaborado kun burĝoj en ŝtataj oficejoj. Mi komencis malkredi al ili. Sed kiam post malsukcesa ribelo en Litovio kontraŭ la faŝistojn litovaj politikaj elmigrantoj kolektiĝis en Polio, mi aliĝis al ili k neleĝe transiris la latva-polan limon por batali kontraŭ la litoviaj faŝistoj (en 1927).
En la jaro 1928 mi transiris la litovian limon portante kun mi kontraŭfaŝistan literaturon kaj estis arestata. Rezulto estis kondamno je 15 jaroj da malliberejo. Estante malliberulo mi eklernis esperanton k ricevis unuajn informojn pri anarkismo k SAT. Post 30 monatoj okazis amnestio k mi revenis Latvion. Nun mi estis rigardata kiel suspekta homo. Trifoje oni arestis k reliberigis min. Post la reveno mi estis elektita kiel komitatano de l’Laborista Sport-memdefenda Asocio en Jelgava (socialdemokrata). Mi penis en mia organizo fortigi la klasbatalan konscion, rompi la kompromisan politikon. Tiam la ĉefkomitato volis min eksigi. Sed la membroj kontraŭstaris tion, k la gvidantoj malsukcesis.
Poste mi mem iom post iom malproksimiĝis de la socialdemokratoj. En iu malnova esperanta gazeto mi trovis la adreson de l’Anarkista Junular-Internacio. Mi tuj aliĝis ĝin k abonis ĝian „Informservon“. Poste mi ekabonis al „Libera Laboristo“, organo de Ligo de Esperantistaj Senŝtatanoj. En aŭgusto ĉi-jare mi aliĝis al SAT k abonis „S-ulo“n. Nun dank’al esperanto mi havas interrilatojn kun K-doj en kelkaj landoj k esperanto helpis al mi trovi vivcelon — Anarkion!
A. Neselbergs (17 457), Latvio.
MALDECO K KLERIGO.
Iam mi legis en „S-ulo“: „Ni havu la kuraĝon ĵeti lumon“ Certe, tio estas tre necesa inter la virinoj. Sed — tiajn belajn vortojn ni ofte povas aŭdi aŭ legi; tamen, kiel trafi la efektivigon?
Ekzistas jam tiom da organizoj, kiuj transprenis la taskon de l’klerigo, sed pri ilia sukceso ni ĝis nun nur malmulte aŭdas. Per afiŝoj tiuspecaj organizoj propagandas por la seksa klerigo al la laboristaro. Estas aranĝataj multaj lumbildparoladoj, vizitataj de granda amaso da personoj, kiuj deziras scii ion pri ĉi tiu afero. Sed kian impreson la ĉeestantoj ĝenerale havas dum partopreno al tiaj kunvenoj? Oni pritraktas ĝeneralajn aferojn, aŭdas, ke ni devus lerni ion rilate la seksan problemon, ke ni ne devus naski tiom da infanoj k nun sekvas tio, kio ne povas efiki je la laboristaro: oni estas petata aliĝi al la seksreform-unuiĝoj por aŭdi plion. Ĝuste tio ne estas pritraktata, pri kio la vizitantoj volas instruiĝi. Tiuj, kiuj ne havas monon, ne povas aniĝi k sekve ne kleriĝi. La monhavuloj aniĝas.
Al ili oni propagandas la diversajn kontraŭrimedojn k klopodas vendi ilin, sed tamen ne povas garantii. Dum la membrokunvenoj oni ankaŭ ne okupas sin sufiĉe pri klerigado; tiam la tempo estas uzata por pritrakti organizajn aŭ „politikajn“ aferojn, k tiel la membroj, ne multe instruiĝas.
Prave K-do 8207 diris: „Feliĉo plejparte baziĝas sur plezuro“, sed laboristoj, ne havante monon, devas rezigni je feliĉo. Ĝenerale ili timplene seksinterrilatas k ne pro sia „feliĉo“, sed por krei kanonnutraĵon. La virinoj, aŭ simple la gelaboristoj, restu stultaj, estas la universala devizo; neniel oni helpas. Se foje iu bonkora kuracisto faris escepton, tiam jam minacas al li la karcero. Dum la konferenco de la germanaj kuracistoj, la 16-an de junio 1931 en Kolonjo, la prezidanto d-o Huedenkamp kontraŭis per hipokritaj vortoj la propagandon al interrompo de l’gravedo. Kaj en la frazoj li citas, „ke jam nun, tieldire, degeneras la germana popolo k la kuracisto ne rajtas forigi la sintrude postvenantajn fortojn, kiuj progresigas k fortigas la popolon“ ktp. Ni povas dubi pri la sana menso de tiaj sciencistoj, kiuj jam konstatas degeneron en la popolo, sed ne kuraĝas malgraŭ tio malhelpi, ke homoj malsanaj je „korpo k monujo“ produktu idojn.
Ni scias, ke la virina problemo estas parto de la socia problemo; ĝi solviĝos tiam, kiam estos solviĝanta la tuta socia problemo pere de socia revolucio.
H. F. (13 563).
POR NIA MEDITO.
La kapitalismo estas arbo, kies frukto estas la socialismo. — K. Marks.
*
Supera homo neniam estas resumo de jam ekzistanta civilizo. Li estas la fonto k la origino de nova stato de civilizo. — G. Brandes.
*
La intelekto de l’homoj per inventoj aliigas la materiajn kondiĉojn de la socio k tiel kreas objektivajn kondiĉojn favorajn al revolucioj; sed la koro de l’homoj kun siaj pasioj faras la revoluciojn.
— página 6 —
70 SENNACIULO
SENNACIULA LIBERPENSULA PAĜO
Redakcia adreso: ADOLF WALDMANN, Illerstr. 8, BREMEN, Germanio.
La lukto de du malamikoj de l’laboristoj.
De Mina Speĥt.
Ne estis ia kultura batalo, kiu nun estis finita per pacigo inter Pio la XI k Musolini. Du potenculoj reciproke vidigis al si la ungegojn; tiam ili faris batalhaltigan kontrakton, kiu permesas al ĉiu, sin turni al aliaj konfliktoj lin premantaj. Musolini k lia ministro por eksterlandaj aferoj, Grandi, devas observi la ekonomiajn okazaĵojn en la mondo; precipe ili devas atenti, kion intencas Francio fari kun sia oro, sia militista potenco, kun sia politiko sur la Balkano. Pio la XI havas malpacojn kun Litovio, kiu traktas konkordaton kiel paperaĉon; en Meksikio, li devas refortigi la pozicion de l’katolika eklezio, k li devas zorgi pri Hispanio, kiu altgrade rifuzas plian obeon al la eklezio. Ĉu tie estiĝos vero la frazo: „Senfrukte ĝi estas farita, la laboro de multaj jaroj!“¹ Tian rezulton, Romo ne povas akcepti. Pacienco k prudento necesas en tia tempo, sed precipe nenia dispartigo de l’forto je diversaj frontoj.
Kio interesas ĉe la itala konflikto, estas nur tio — kion oni cetere povis scii jam dekomence: La paco, kiu en 1929, ĉe la finkontraktigo de l’Lateran-Konvencio, estis solene proklamita al la tuta mondo, ne estas vera paco. Ne estas eble, ke la faŝismo de Musolini interkonsentu kun la ĉefpastra pretendo de l’papo; ĉar ambaŭ pretendas kompletan subiĝon de l’homoj sub iliaj celoj. Tiom longe, kiom neniu el ambaŭ rezignas tiun pretendon, ĉiuj kontraktoj por limigo de iliaj potencaj postuloj estas interne malsinceraj.
Tial ankaŭ plue daŭras la batalo de ambaŭ potenculoj, sub la ekstera aspekto de paco. La centro de tiu ĉi batalo estas la lukto pri la junularo; ĉi tie, neniu povas cedi la kampon al la alia. Ĉar fantomojn oni devas encerbigi jam frue, por ke ili fikse restu; oni devas ilin planti en la fundon de l’infana konfido, kiun ankoraŭ ne tuŝis ia dubo.
Krom tiu tasko ekzistas la lukto pri la animoj de l’laboristoj. Kiam, ĉi-jare, la papo proklamis la jubileon de l’„laborista“ encikliko „Rerum novarum“, tio okazis ne nur pro la memoro, sed ankaŭ por „konfirmi la kredon, kiu rekondukas la mondon de l’laboro al la piedoj de l’roma papo“². Arnaldo Musolini, la frato de l’duĉe, tuj respondis tiun proklamon, tiun „emfazan manifeston“, en la „Popolo de Italio“. Treege de supre li juĝis pri la kristana „patronemo“, kiu teorie ja estus tre bona k sincera, kiu tamen ne estus efektivigebla en la ĉiutaga vivo — k kelkajn tagojn pli poste li skribis en „Laboro“, laborista gazeto, ke sole la faŝismo enordigas la laboristan klason en la nacia vivo k firmigas ĝin en la plenumo de ĝiaj devoj k per la rekono de ĝiaj rajtoj. Tio ne estus „prapatraj opinioj“, sed rekonitaj rajtoj, kies bazo estas ne „la perfekta lingvo latina de encikliko“, sed „la realaj fundamentoj de forta ŝtato“³.
En tiu lukto pri la junularo k laboristaro de l’itala popolo, la faŝistoj apogas sin sur multaj, ŝtate subtenataj asocioj; la eklezio organizas ĝin helpe de la „Katolika Ago“, de la laika unuiĝo por subteno de l’pastra regado, kiu estas disvastigata tra la tuta mondo. La Lateran-Konvencio precipe fiksis la toleradon de l’Katolika Ago en Italio — sub la kondiĉo, ke ĝi ne okupiĝu pri politiko. Tiu ĉi kondiĉo enhavis la ĝermon de l’nova konflikto. Ĉar, kio estas „politiko“? Katolikaj pastroj k laikoj komencis organizi junularajn asociojn katolikajn, kies membraro kreskis rapide. Ili komencis fondi profesiajn unuiĝojn ekster la ŝtataj sindikatoj, kun instruaj kursoj, kasoj por subteno, profesiaj konsultejoj. Politiko? Ne! Ĉi ĉio servis nur por akcelo de religiaj, moralaj, kulturaj celoj! La itala registaro havis alian opinion: „La ‚Katolika Ago‘ estas nur malbone kaŝata provo, restarigi en nova formo la antaŭan Popolan Partion Katolikan, kiun la faŝistoj malpermesis.“⁴
La batalo ekflamis en ĉia maniero, kun diplomatiaj notoj de ambaŭ flankoj, kun strataj interpuŝiĝoj, kun malpermeso de katolikaj asocioj fare de la registaro, kun papa plend-skribaĵo al la tuta mondo.
Kaj tiam, subite la paco!
La Katolika Ago daŭras. — Laŭ siaj religiaj celoj, la Katolika Ago ne okupiĝas pri politiko. — En ĝia programo ne troviĝas la fondo de metiaj unuiĝoj. — La samtempa membreco al la Katolika Ago k al la faŝista partio estas permesata.
Tio estas paco inter advokatoj, kiuj posedas la senskrupulecon fari kontraktojn, kies interpretadon ili lasas al bataloj pri povo! Pri klarigo, pri spirita lukto de du mondkonceptaroj — nenia vorto! Certe, la Katolika Ago estas retenata en sia antaŭeniro; ĝi devas eltrovi novajn vojojn. Sed ĝi vivas — tiu organizo, pri kiu la papo deklaras, ke ĝi estas la bazo k apogo de l’publika progreso; k kiun ĝia prezidanto opinias kapabla, ke ĝi estus savinta Hispanion el la manoj de la tieaj „krimuloj“.
Ne! Kultura batalo ne okazis tie ĉi. Batalon kontraŭ la eklezio riskis Meksikio, okazigas Sovetio, komencis Hispanio. Nepra kondiĉo por tia batalo estas la ekzisto de konvinko, kiu direktiĝas kontraŭ superstiĉo k eklezia subpremado. Tia konvinko, kiu ebligas principan batalon kontraŭ la eklezio, tute ne ekzistas ĉe la nuna reganto de Italio. Li forĵetis sian kontraŭ-eklezi-econ, kiam ŝajnis rekomendinda, aldoni la brilon de l’Sankta Romo al la brilo de l’faŝismo. Tia homo ne bruligvundas siajn fingrojn ĉe la fajro de iu eklezio, precipe ne ĉe la katolika eklezio, kun kiu li loĝas najbare. Kiam la Vatikano (la katolika estraro) utilas al li, tiam li toleras ĝin, koncesias al ĝi lernejojn, familiajn registrejojn, ja, eĉ kelkajn kvadratkilometrojn da tero. Kiam la Vatikano ĝenas lin, tiam li permesas al la faŝistoj, bastoni sur la stratoj katolikajn junulojn, detrui episkopajn administrejojn k moki en la gazetaro la „sanktan patron“. De tia kontraŭulo de l’eklezio liberpensuloj povas atendi nur tre malmulte. Kompreneble, ili ĝoje akceptas, se Musolini malfortigas la eklezion. Sed la bruo dum la pasinta somero, pri kies disaŭdigo zorgis ne nur Musolini, sed ankaŭ tre bone la eklezio, ne estis tiom grava. El la nun farita kontrakto ja rezultas kelkaj domaĝoj por la eklezio, sed samtempe la batalo donis al ĝi novan forton ekscitante kompaton en la koroj de la kreduloj. Do, entute ĝi kaŭzis verŝajne eĉ ne tiom da domaĝo, kiom kaŭzas liberpensuloj, kiuj sen bruo eksiĝas el la eklezio.
El germanlingva „ISK“ n-o 10, okt. 1931.
¹ Ŝiler: „Don Karlos“. ² „Ecclesiastica“ (katolika korespondaĵaro) n-o 27, 4. julio 1931. ³ Samloke, n-o 28, de 11. julio 1931. ⁴ „Mallongaj Informoj Germanaj“, kajero 36, 3. sept. 1931.
LASTHORE: La XII-a SAT-Kongreso okazos en Ŝtutgart.
La unua komuniko aperos en la proksima n-o.
Por ke „LNE“ pluvivu!
16599 Duif (Amsterdam) guld. 0.50
— página 7 —
SENNACIULO 71
DEVA-SKANDALO.
Tie, kie estis okazo trompi, la eklezio kunagis. Se homo naskiĝis, la pastro gajnas. Se homo mortas, denove la pastro gajnas. Se forbrulas ies domo, la pastro gajnas. Rompiĝas ies kruro, ree la pastro gajnas. Pluvas tro multe, li gajnas. Ankaŭ li gajnas, se pluvas tro malmulte. Estus miraklo, se li preterlasus ekspluati la loĝejmankon de la eklezianoj malsatantaj k senloĝejaj.
La trompo al 22 000 germanaj ŝparantoj, kiuj volis konstrui domojn, nur estas la komenco. Malrapide klariĝas, ke temas pri 10 milionoj da mk. g. La surpriza fino ankoraŭ venos: Pastroj estas elokventaj silentemuloj samkiel parolantoj. La DEVA-Hejm-skandalo ja nur respegulas la putradon de la hodiaŭa sociordo ne plu kaŝeblan. La bilanco estas simpla: kasoj estas malplenaj. La 22 000 perdis eĉ la lastajn pfenigojn ŝparitajn dum longjara mizervivado.
Ĉi-foje ne ekzistas „enviantoj“ — ili ĉiuj ĉeestas. Ĉiuj, kiuj iel interrilatas kun dio, ĉiuj, kiuj estas interesataj al la konservado de stulto k ekspluato. Apud la bankrota DEVA (German-Protestanta Loĝejkompanio A.S.) staras la Kaso por publika bonfarado pridiskutenda, la „helpkaso komunutila por entreprenoj bonfaraj en Germanio“, kiu estas fondita en 1923 kiel kuratora k ĝirsocieto pri la ŝtata mono, per kiu estas investitaj la privatsocietoj praktikantaj publikan bonfaradon. 500 000 mk. g. kiel societkapitalon donis, prenante ĝin el impostmono, la regna laborministro. Sed asociitoj fariĝis la centra komitato por la interna misio de la protestanta eklezio per 40 %, la katolika Karita-asocio Germania per 40 %, la centra bonfarsocieto por germanjudoj per 10 % k la germania Ruĝa Kruco per 10 %. Nun komenciĝis la bonfarado „publika“, nome: Regno k komunumoj malaltigis la subvencion al la proletoj, viktimoj de l’raciigo, k la salajron al la laboristoj, transdonante la monon al la pastraro. Kie restis la mono? Tion la impostpagantoj k piuloj eble neniam ekscios. La nigruloj estas en la administrado same „grandaj“ kiel per la buŝo sur la pupitro. Altoficaj pastroj ricevis malkaran konstru-monprunton, la direktoroj konstruigis por si tre belajn kampodomojn. Oni distribuis la monon laŭ kristanaj principoj, ĝojigante per tio la partoprenantajn judojn. Tuta aro da interplektitaj societoj, inter kiuj eĉ ne mankis margarinfabriko, malebligis ĉiun kontrolon de ekstere.
Trompante la ŝtaton, ekspluatante la piajn anojn, ili ĉiuj adoras nur unu dion laŭ unika ŝablono. La diferenco ekstera nur estas la blazonŝildo por la bravaj ŝafaroj impostpagantaj, por ke ĉiu kredu, ke lia animsavo estas sekurita.
El tiu ĉi „Publika bonfara kaso“ ekiĝis la skandalo. Kiam en ĝi, administrata k kontrolita de ĉefestraro de la ŝtate patentitaj eklezioj, ne plu estis mono „distribuenda“, oni trompŝtelis la milionojn de la ŝparuloj loĝejkonstruontaj. Kaj kiam ankaŭ ĉi tiu mono estis distribuita, la skandalo ne plu estis evitebla.
H. F. D.
TRA ESPERANTIO
Publikaj leteroj al multaj SAT-anoj.
Enkonduko.
Per la precizaj nombroj publikigitaj ĉi-apude, la legantoj povas ekkoni la rezulton de la referendumo. Ĝi estas klara esprimo de aprobo k fido al la nuna gvidantaro de SAT. La voĉdonado, laŭstatute aranĝita k severe kontrolita en Lajpcig de tiucele funkciinta komisiono, eldiris definitivan verdikton pri la konflikto estiĝinta inter la Opozicio k la Plenum-Komitato. Ni do povos baldaŭ rekomenci pozitivan laboron k daŭre sekvi la vojon de la plimulto aprobitan. Sed antaŭe necesas iom ripari la difektojn k ŝtopi la breĉojn, faritajn de partieca fanatiko, senbridigita k eĉ intensigita de malnoblaj fortoj . . .
Unue ni provu vidi klare la situacion. Al tio helpos nin la 121 leteroj, kiujn sendis K-doj kune kun sia voĉdonilo. El ili 102 estas skribitaj de K-doj, kiuj voĉdonis aprobe k la ceteraj (19) esprimas malaprobon.
Tiuj dokumentoj estas tre instruaj. Tiom pli, ke ili venis el plej diversaj mondpartoj. Unu kun konsiderinda enhavo eĉ venis el la malproksima Ĉinio. Krom malmulte da esceptoj tiujn leterojn skribis K-doj, kun kiuj mi neniam korespondis k neniam havis okazon buŝe interparoli. Pro tio ankaŭ la skribaĵoj estas tre atentindaj k primeditindaj.
Ilia legado konvinkis min pri la neceso respondi al kelkaj. Kaj tion mi volas fari publike; la koncernaj demandoj ja havas intereson por la tuta SAT-anaro. Mi ne citos nomojn, tial ke ofte la samaj punktoj estis tuŝitaj de pluraj K-doj. Sed la skribintoj certe ekkonos facile, ke mia respondo rilatas al ilia letero.
Kaj sen ia ĉirkaŭfrazo: al tiuj, kiuj krude eldiris la opinion, ke SAT fariĝis „kontraŭrevolucia“, „kontraŭsovetia“, „socialfaŝista“ ktp. ks., mi ne respondos. Estas evidente, ke ĉiu ajn racia argumento, eĉ la plej valora, ne povus ŝanĝi la kredon de tiuj K-doj. La racio estas senpova antaŭ la pasio. Nur la tempo, la spertoj, la aliiĝo de cirkonstancoj povas kuraci homojn, kies cerbo estas infektita de pasio. Tiajn infektitojn ni simple kompatu . . .
Al tiuj — la granda plimulto — kiuj skribis entuziasme k plene aprobe, mi ankaŭ ne respondos. Ili nur estu dankataj pro siaj kuraĝigaj vortoj.
Kaj nun ankoraŭ unu vorton: Sendube miaj leteroj havos karakteron iomete personecan. Ĉu evitebl e? Neniel. Estas ja neforigebla fakto, ke la Opozicio direktadis — k eĉ daŭre direktas — siajn pafojn al mi. Pluraj n-oj de la ruslingva revuo de SEU estas preskaŭ tute plenigitaj per plej krudaj insultoj k mensogeĉaj „argumentoj“; same en la dulingva Moskva Bulteno. Kompatindaj estas la Sovetiaj K-doj, pro tia unuflanka „informado“. Mi tamen esperas, ke ilia prudento scipovos ĝuste taksi tian atakadon al iu, kiu ne povas rebate aŭdigi sian voĉon . . .
Rezulto de la referendumo
pri la fiddeklaro al la Plenumkomitato k aparte al K-do Lanti.
La Administracia Komisiono, kunveninta la 24. XI. 1931, konstatis post zorga kontrolo jenan rezulton de la voĉdonado:
| Voĉdonis per JES | 877 |
| Voĉdonis per NE | 171 |
| Sin detenis | 1 |
| Nevalidaj | 22 |
| Partoprenis sume | 1071 |
Stato de la aktiva membraro: 2045. Tio signifas, ke 50 % partoprenis la voĉdonon.
Lajpcig, la 24. novembro 1931.
H. Siedentopf (2056), Ad. Wendt (2518), H. Bönisch (11 624).
Por komparo ni citas la nombrojn el la antaŭaj voĉdonoj:
1928 voĉdonis 1133 el 6023 anoj, t. e. 18,8 %; 1929 voĉdonis 1831 el 5170 anoj, t. e. 35,4 %; 1930 voĉdonis 1397 el 6412 anoj, t. e. 21,8 %; 1931 voĉdonis 647 el 1982 anoj, t. e. 32,6 %.
Oni rimarku, ke en la jaroj 1928—30 aktivaj membroj estis ĉiuj ajn, kiuj pagis la simplan kotizon (scipovantaj esp-on); dum en la du lastaj referendumoj (ĉi-jaraj) voĉdonrajtaj estis nur membroj aktivaj laŭ la enstatutigita formulo akceptita ĉe la Lajpciga Kongreso (1929) k per la referendumo en 1930, nome membroj abonantaj „S-ulo“n.
— página 8 —
72 SENNACIULO
En ĉiu n-o de „Isto“ granda parto el la enhavo estas ankaŭ dediĉita por atakoj kontraŭ min persone. Mencieblaj krome estus nacilingvaj gazetoj, kiuj kunpafas per samvalora, kalumnia municio . . .
Neniam vizitis min la supozo, ke mi estas tiom danĝera homo, kiun oni nepre devas entombigi. Sed la legantoj estu trankvilaj: mi ne intencas repafi al la atakantoj. La personeca karaktero de miaj leteroj havos kiel celon nur igi pli facile kompreneblaj kelkajn el miaj respondoj.
La K-doj el la Direkcio de SAT, kun kiuj mi kunlaboras jam de pli ol dek jaroj povas atesti, ĉar ili konas min intime, ke ĉiam mi estas preta plenumi tute anonime iun ajn taskon. Sed ili ankaŭ scias, ke mi ne rifuzas akcepti respondecon k ne forkuras dum la batalo. Tio estu la pravigo pri la personeca karaktero de la projektitaj skribaĵoj.
Espereble la legontoj ekkomprenos ankaŭ, ke necesas iafoje porti lumon en k aerumi ĉiun malhelan lokon. Ili do rilatu kompreneme al tiuj publikaj leteroj, kies unua aperos en la proksima n-o.
30 — XI — 31. — E. L.
La malhonestuloj timas la veron.
Ili rabas nian monon (12 000 mk.) k plie nin insultas. Lojalulojn el la organizo ili nomas ŝafaro. Timante la veron, ili denunce zorgas, ke la anoj en USSR ne povu havi kontakton kun ni. Korespondanto sendis al mi ĉefartikolon el la „Bulteno de SEU“. Li ne povas konstati, ĉu ĝi diras la veron. Ĝi asertas, ke „la direkcio, preparante sin al la Xa Kongreso, zorgis forigi de funkciaj postenoj ĉiujn revoluciajn K-dojn; per ĉesigo de Informserva paĝo en ‚S-ulo‘ ĝi fakte nuligis Informservon k forigis K-don Besler de gvida laboro; ĝi preparis la grundon por forpreni redaktadon de ‚la Nova Epoko‘ el la manoj de Moskvaj K-doj; ĝi atingis eksiĝon de Odesaj K-doj el gvidado de Literatura Komisiono, ignorante ĝin k eldonante verkojn eĉ sen ĝia scio; same la dir. preparis la grundon por transporti K. K. el revoluciema berlina grupo al iu alia loko . . .“ (Bulteno de CK de SEU, sept/nov. 1930).
Por sciigi al mia korespondanto la veron, mi bezonus nur kopii el la „Protokolaro pri la Xa Kongreso“ mem: Mi legas (paĝo 8): „K-do Vildebrand sciigis en letero de 2. marto 1930, ke la K.K. unuanime decidis rezigni siajn funkciojn.“ Pli sube: „En marto 1930 la Lit. Kom. en Odeso likvidiĝis pro troa okupiteco“. Paĝo 9: „La 19. febr. 1930 K-do Besler sciigis nin pri sia deziro forlasi sian postenon ĉe Esp. Servo pro troa okupiteco.“
Kial la rabistoj mensogas kontraŭ ni? Ĉu ili povas vere celi al iu bono por la proletaro? Ekz., ĉu liberpensulo timas religiulon? Tute ne: li volas lin liberigi el la kredo k klarigi la veron al li. Ĉu socialisto timas la vidpunkton de kontraŭsocialisto? Tute ne, ĉar li celas al pli bona estonto k celas akiri apogantojn el la nesocialistaj vicoj. Kial do SEU k K^io agas tiel fie? Demandu al vi, ĉu la pioniroj de nia movado, Marks aŭ Lenin, povus pravigi la rabadon de mono al laborista esp. organizo, kia estas SAT? Kvazaŭ tio ne sufiĉas, ili atendas ĝis la jarfino, kiam la kaso estas tute malplena, por procesi kontraŭ nin. Kapitalisto, faŝisto volonte disrompus lab. organizon. Sed kiam s-ro Dr. k K^io tion penas fari, k alprenas al si la nomon de komunistoj, ili ja malindas je la komunismo, ili mallevis ĝin en la koton. Ili montras sin faŝistoj. Neniu klaskonscia proleto timas la veron; li bazas sian opinion, same kiel scienculo, sur objektiva vero. Li volonte bonvenigus la malveron k la distordojn por ilin forbalai. Niaflanke ni tute ne timas la maliculojn. Ni, la pioniroj de la proleta esp. movado, antaŭeniros, konfidante, ke la maliculoj same kiel la idistoj malaperos.
Londonano.
Tra la esperanta gazetaro
Bona novaĵo el Svedio! Post iom longa dormado k periodo de neregula aperado jen la „Sveda Laborista Esperantisto“ en sia oktobra n-o promesas de nun akuratan aperon. Sub gvido de l’nova estraro la enhavo de l’SLEA-gazeto montras rimarkindajn ŝanĝojn. Antaŭ ĉio ni konstatas plezure la propagandon por SAT k ĝiaj eldonaĵoj. Depost decembro „La Lernanto“ estos liverata al la abonantoj. Ampleksa kroniko informas pri la movado en Svedio.
La „Esperanta ISK“ estas vere leginda revuo, kiu tenas sian promeson: ĝiaj artikoloj pri aktualaj problemoj de la laboristaro estas verkitaj kun granda zorgemo k objektivemo, kvankam kompreneble laŭ la partia vidpunkto de l’ISK-anoj.
La organo de l’Japana LEA ŝanĝis sian titolon: ĝi nomiĝas nun „Kamarado“. Ankaŭ laŭ amplekso la okt. k nov. kajeroj superas la antaŭajn. La plej granda parto de l’gazeto estas japanlingva; sed, juĝante laŭ la cetera enhavo ni konstatas, ke ĝi estas redaktata laŭ partifanatika spirito k remaĉas la devizojn de l’opozicigvidantoj. Ĉi tiuj „klasbatalas“ plue en „Internaciisto“, kiu depost la Amsterdama SAT-Kongreso ne plu nomiĝas organo de l’SAT-opozicio, sed tia de l’formiĝonta Proleta Esp. Internacio. Aperis en ĝi cinika Deklaro pri la efektivigo de l’ skismo: rekomendo eksiĝi el SAT k fortigi la vicojn de l’LEA-opozicioj aŭ de tiuj LEA-oj, kiuj estas sub ilia gvidado, kun celo fondi baldaŭ novan Internacion k tiel efektivigi malnovan (sed ĝis la lasta tempo obstine neitan) planon. Cetere tiu gazeto aperas tre malakurate.
Ne malprave „Laborista Esperantisto“ (Amsterdamo) ĝojas pri la morto de la senprincipa „Holanda Esperantisto“, kies legantaro parte forfalos en la burĝan tendaron, parte plifortigos „Lab. Esp-iston“. Efektive la impeta lastatempa antaŭeniro de la nederl. LEA-organo estas la ĉefa motivo por la formalapero de l’nomita gazeto.
La ekonomia krizego en siaj efikoj tuŝas pli malpli ĉiun esperantan entreprenon; nun ankaŭ la neŭtrala semajna gazeto „Heroldo de Esperanto“ pli ol unu fojon insistas pri la neceso ŝpari, limigi la elspezojn ktp. Tamen ĝi aperas regule en la ĝisnuna amplekso. En „Espero Katolika“ (de nov.) ni legas, ke IKUE (la katolika esp. unuiĝo internacia) stagnas kun 1931 anoj en la tuta mondo, el kiuj Nederlando sola liveras preskaŭ la duonon: 934 anojn. La gazeto aspektas nun malpli lukse k „Skolta Heroldo“, antaŭe memstara trimonata gazeto, nun estas parto de „Esp. Kat.“, servante ekskluzive al katolikaj skoltoj, dum la de l’pastro Rambu malbenataj „angloj“ eldonas propran skoltan bultenon. Krom tiuj gazetoj pledas por la esp. skolta movado nova gazeto „Juna Samideano“, duone esp-a, duone pollingva: rezulto de junulaj klopodoj (aŭ eble nur de efemera entuziasmo!) ĉe la Krakova neŭtralula kongreso.
„Katolika Vivo“ (en la n-o 23) represigis sur la unua paĝo sub la titolo „Soveta konfeso“ informojn el . . . „Isto“(!) malutilajn al Sovetio. „Isto“ liveranta al la malamiko kontraŭsovetian materialon! Se io simila okazus ĉe „S-ulo“, kian kriaĉadon ni aŭdus!
„Oomoto Internacia“, sekta organo, ne restante ĉe religieĉaj problemoj, enmiksiĝas (en sia novembra n-o) en politiko, k — ĉar la Oomota mistiko radikas en Japanio, ĝia eŭropa ĉefpropagandisto, s-o Niŝimura, stariĝas (kvankam sub iom vualita formo) sur la flanko de l’japanaj imperiistoj, pravigante ilian agadon en Manĉurio. Kiel supraĵaj estas la homaramaj ideoj de tiuj uloj k kiel profunda ilia nacieca sentado! Cetere la religiĉefo, s-o Deguĉi, havas sian portreton en ĉiu n-o, k oni povas admiri lian grasan korpon en la plej diversaj pozicioj, dum li pentras, dum li parolas, dum li preĝas, ripozas ks. Nemodesta sinjoro, kiu tamen komprenas evidente bone sian negocon!
N. B.
Socialista frakcio el SAT-k LEA-anoj.
Sekretariejo K-dino E. Klatil, Amsterdam-Z, Hectorstraat 4. I. Nederlando.
Dum la lastaj tri monatoj anoncis sin proks. 100 novaj anoj (sume nun estas en S.F. pli ol 1100), inter ili el
— página 9 —
Danio, kie ni ĝis nun ne enpenetris. Ni dissendis alvokojn pri la S.F. al diversaj landoj, kiuj aperis jam kelkloke en soc. gazetoj. Rezulto: novaj anoj aliĝas. Konsiderante, ke nia anaro ĉiam kreskas, ni petas niajn anojn en ĉiuj landoj kie ne ekzistas soc. LEA-oj, aranĝi kunvenojn de la soc. esp-istoj por priparoli la aranĝon de propagando en socialistaj rondoj. En Amsterdam tia kunveno jam okazis, denove okazos en januaro; same oni intencas havi kunvenon dum la jarkongreso de F.L.E. En Francio ekzistas „Komitato por propagandi esp-on inter la socialistoj“, kiu fervorege laboras. Same en Belgio la laboro estas komencata. Tion ankaŭ aliaj landoj imitu k raportu pri entreprenitaj aferoj al la sekretariejo. Rilate la propagandon de esp-o ĉe internaciaj socialistaj instancoj ni preparas ion, pri kio ni raportos post efektivigo. — En Ĉeĥoslovakio estas fondata Ĉ.L.A.E. (Ĉeĥoslovaka Lab. Ligo Esp-ista), kies tendencon ni plej bone trovas esprimita en punkto de la Statuto, celoj, nome: „. . . praktika utiligo de esp-o por la interesoj de la liberaj sindikatoj, de la kulturorganizoj k de la tuta socialista laborista movado.“ — La nederlanda I.v.A.O. (Instituto por Lab. Klerigo), kiu aranĝas la klerigan laboron inter libersindikataj k soc. laboristoj, gvidas radio-esp.kurson, kiun partoprenas pli ol 500 lernantoj el tuta Nederlando. Interesa estas jena fakto: La sama instituto aranĝas diversajn kursojn en iu urbo en Nederl., inter ili ankaŭ esp. kurson, sed nur al la lasta anoncis sin tiom da partoprenantoj (36), kiom estas necesaj, por ke ĝi povu okazi. Kaj tio eĉ ne estis en ĉefurbo. — En Estonio fondiĝis „Junsocialista Esp.Klubo“; entute la junsocialistoj en Estonio multe okupiĝas pri esp-o k favore ĝin studas. — La supre nomita komitato en Francio sukcesis enpenetri ĉe soc. gazeto „Le Populaire“ esp-istigi du el ĝiaj redaktoroj k fervorigi aliajn. En diversaj soc. gazetoj aperas regule sciigoj pri esp-o. Ekz. en gazeto „Le Cri des Jeunes“, duonmonata gazeto de la soc. junularo en Francio, nia komitato disponas pri unu kolono en ĉiu n-o, regule, depost dec. tie aperos kurso. En la gazeto „Etudiant Socialiste“ (gazeto de soc. studentoj el Francio, Belgio, Svisio) nia komitato depost okt. gvidas regule „Esp.paĝon“. Por propagandi esp-on en socialistaj rondoj nia komitato eldonas 10 000 flugfoliojn franclingvajn, disdonotajn ĉe partio, junularo ktp. Gek-doj, raportu al ni ĉiujn sukcesojn de esp-o en soc. rondoj, per tio vi instigas la aliajn al plua laboro. — En „S-ulo“ 368 369, rubriko „Tra Esperantio“ ni povis legi noton de K-do 11 309 pri „Anglic“, per kiu li alvokas sendi al la sekretariejo de la S.F. protestleterojn. Alvenis 11 protestleteroj, inter kiuj ni vane serĉis leteron de K-do 11 309, kiu neniel informis nin ĝis hodiaŭ aŭ almenaŭ sendis al ni la koncernan gazeton, en kiu li legis pri la afero. Ni atentigas, ke ni neniel konsentas, ke iu ajn en alvokoj aŭ aliaj skribaĵoj uzas nian nomon k adreson tiel, ke ĝi aspektu kvazaŭ de ni mem skribita, kion lastan multaj Gek-doj opiniis. Ni rimarkas ankoraŭ, ke la sekretariejo nenion entreprenas en la afero „Anglic“, ĉar ni opinias, ke esp-o tute ne estas endanĝerigata de „Anglic“. — De la novaliĝintaj, same de kelkaj malnovaj anoj k ankaŭ pro la nuntempa situacio de la lab.internacia esp. movado atingis la sekretariejon plej diversaj demandoj pri la celoj k intencoj de la S.F. Per kelkaj vortoj ni respondas jenon: La S.F. volas arigi en si ĉiujn soc. esp-istojn de la tuta mondo, por per ilia morala k se eble financa subteno propagandi k utiligi esp-on en soc. rondoj, ĉefe ĉe soc. intern. instancoj. La S.F. ne enkasigas devigan kotizon k celas nur krei kontakton inter la soc. esp-istoj ĉiulandaj. Per esperanto — por Socialismo!
Klatilino.
[REKLAMO p.9] Pli bona esperantisto vi volas fariĝi? Tiucele nur partoprenu Superan esperanto-kurson perleteran. Postulu senpagan enkondukon! Adr.: Leono Funken, diplom. esp.instruisto, Moselweisserstr. 20, Koblenz, 52 (Germanio).
EN NIA MOVADO
KRONIKO
Germanio. Ŝvajnfurt: Tra ĉiaj skismaj bataloj la lab.esp. grupo Ŝvajnfurt (SAT-rondo) sukcesis konservi la unuecon. Dank’ al tiu fakto ni povis instali 3 kursojn ĉe lab. kluboj, kiuj funkcias kiel memstaraj rondoj. Iom progresintaj K-doj, kiuj jam kunlaboris en pasintjaraj kursoj, helpas nin. Ĉiudimanĉe kunvenas 15 K-doj progresintaj k la kursgvidantoj por ekzameni la laborplanon. Sume 85 p. studas k okupas sin pri esp. Ni atingis tion, kvankam la lab. gazeto ne nur ne raportas pri esp., sed eĉ aperigis „Anglic-artikolon“ — dank’ al tio, ke ni estas unue K-doj, due esp-istoj k poste partianoj. (8384). Litovio. Ĝis nun ĉi tie ne estis lab.esp.movado. Revoluciaj esp-istoj vole nevole devis labori en neŭtralaj organizoj, kiuj, certe, en L. preskaŭ vegetas. Sed nun jam aŭdiĝas voĉoj por kreo de lab.esp.movado. Antaŭ la XI. kongreso de l’socialdemokrata partio en Lit. la ĉeforgano de l’partio „Socialdemokrato“ aperigis alvokon „Socialistaj esp-istoj organiziĝu“, en kiu oni alvokas krei Litovian LEA-on. Ankaŭ en tiu artikolo estis informoj pri SAT-vivo, „S-ulo“ ktp. Laŭ tiu alvoko jam komenciĝis kursoj en Kaŭnas, ĉe junulorganizo „Ziezirba“; same okazos kursoj en Alytus. Tio estos la fundamento por estonta LEA. La soc.dem.organo represis ankaŭ artik. el „S-ulo“ (K. Vincas). — Norvegio. Oslo: La 24-IX-31 estas fondita nova klubo sub la nomo „La Proleto“ el fervoraj esp. K-doj. Tuj aliĝis 20 partoprenantoj k la membraro daŭre kreskas. La klubo aranĝis jam du kursojn por komencantoj (gvidas K-do Magnusson), por progresintoj (gvidas: E. Johansen). Kunvenoj ĉiuvendrede en kafejo „Idun“. — Svedio. Nynäshamn. Funkcias 4 kursoj en kadro de Lab. Kleriga Asocio: komenc. kurso kun 26 p., daŭriga kurso kun 10 p., infana kurso kun 20 p. k konversacia rondo kun 10 p. Instruas laŭ Ĉe-metodo K-do W. Krey. (5486) el Lajpcig. Post lia parolado en SAT-rondo pri la financa SAT-krizo oni kolektis 7 kronojn „por ŝtopi la breĉon“. (5486).
EKSTER NIA MOVADO
La magistrato de Kan (Cannes) en Suda Francio decidis laŭ instigo de l’sekretario de la Provenca Esp. Federacio uzi esp-on por la trafik-signalado. De nun ĉiu indika tabelo, ĉu fosta, ĉu mura, estos redaktata france k esp-e. Tia aplikado de esp-o por la urba trafik-reguligo estas grava sukceso de nia afero en mondfama urbo, kiun trapasas aŭ en kiu pli malpli longe restas multegaj ĉiulandaj turistoj.
*
La granda oficiala libro pri la polustragedio de Andrée, „Per balono al la poluso“, fariĝis tre granda sukceso. El la tuta eldono restas nur ĉ. cent ekzempleroj, kiujn la Stokholma esp. eldonejo konservos por la estonto.
*
La 24-a Univ. Kongreso de Esperanto okazos de la 30-a de julio ĝis 6-a de aŭgusto 1932 en Parizo. La oficiala invitanto de l’kongreso estas la Komerca Ĉambro de Parizo. Kongresa Oficejo: Maison de France, 101, Avenue des Champs Elysées, Paris VIII. Kongreskotizo: 125 francaj frankoj (la dekoblo de la SAT-kongresa kotizo!)!
*
La urbestraroj en Barcelono k Amjen (Amiens) donis al urbaj stratoj la nomon de d-o Zamenhof.
*
La I-a Internacia kongreso de turismo en Budapest decidis, post aŭskulto de esp-ista raporto, transdoni al la Org. Kom. de l’venonta kongreso proponojn pri apliko de esp-o en la turismo (vojmontriloj, presaĵoj, revuo, organiza koresp-ado ktp.).
*
Esp-o estas de nun oficiala parto de la lingvaj kursoj en la universitato de Liverpulo (Liverpool).
Plendo. Je la 24. okt. mi skribis leterojn al Gekdoj Anne Ferd. Brosville, J. M. Beshels, Apeldoorn k Bengtsson, Kiruna (laŭ adresoj en „S-ulo“ 368/69). Ĝis la 22. nov. mi ne jam ricevis iun ajn respondon. — Kial? Stefan Kirĥslager, Schmiedeberg i. Rsgb.
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
K. Kalocsay: Lingvo, stilo, formo. Studoj. Eld. Literatura Mondo, Budapest. 142 pĝ. Form. 12×18 cm. Prezo: bind. 0.95, broŝ. 0.60 us. dol.
Jen vere rimarkinda verko, kies atentan tralegadon mi varme rekomendas al tiuj, kiuj aparte interesiĝas pri la lingvaj, stilaj k versofaraj demandoj. La aŭtoro estas unu el niaj plej talentaj stilistoj k poetoj; plie li prezentas siajn ideojn en perfekte klara k luma maniero. Profitante, pliprofundigante k pliprecizigante la laboron de siaj antaŭuloj, s-ro K. proponas al ni proksimume definitivan teorion, en kiu oni povas kritiki nur malmultajn detalojn. Oni povas ankaŭ ne plene samopinii, kiel li, pri ĉiuj gramatikaj k leksikologiaj demandoj, kiujn li pritraktas,
Korektoj. — En la n-o 374/75 bonv. legi sur pĝ. 62 en la unua frazo de la letero („Voĉo de kompartiano“): „Leginte vian manifeston . . .“ (anst. manuskripton). — En la lasta koresp. anonceto, pĝ. 64, mankas la urbnomo post „Gruzinskij per. 6, kv. 6: Niĵni Novgorod.“ Bonv. aldoni!
— página 10 —
sed oni ne povas ne admiri lian analizon de la necesa evoluo de la belliteratura k poezia vortaro. Tute prave li insistas pri tio, ke, laŭ ekstera aspekto, prononcado k sonsistemo, esp-o estas plej parenca al itala lingvo. El tio sekvas, laŭ mia opinio, ke la propra, originala k netraduka esp-lingva poezio devas kiel eble imiti la italan versfaradon. Oni tamen rajtas timi, ke la aŭtoro estas iom tro inklina preni kiel imitindan modelon la anglan lingvon, kies esencaj ecoj estas ĝuste plej kontraŭaj al tiuj de la itala k de la latinidaj lingvoj.
E. Grosjean-Maupin.
Oficiala Jarlibro de la Esperanto-Movado 1931. 19-a Jaro. Universala Esperanto-Asocio, 1 Tour de l’Ile, Genève, 419 paĝoj. Form. 11 × 15. Prezo: 5 svis. fr. Ricevebla per aliĝo al UEA.
Tiu ĉi, kiel ĉiujare tre ampleksa k zorge kompilita UEA-Jarlibro, kun delegit-adresaro, enciklopedia parto, informoj pri esp-istaj organizoj k gazetaro laŭ la aktuala stato, anoncoj, estas por la neŭtrala esp-isto, kiu deziras praktike apliki la lingvon, tre necesa k utila helpilo. La aranĝo ne diferencas de tiu de la antaŭa jaro; kelkaj artikoloj, kiel tiu pri la Jang (Young)-plano estas novaj.
N. B.
Arvids Kurmis, La kaŭzo k la devo. Traktaĵoj k rakontoj. Eldonejo „Scienco k Vivo“, Riga (poŝtkesto 1444). Prezo: 4 usonaj cendoj. 16 pĝ. Form. 10 × 15.
La student-aŭtoro estas K-do k kunlaboranto al „S-ulo“. Pro la specialaj cirkonstancoj en Latvio („S-ulo“ tie estas malpermesita) Kurmis volas konigi siajn ideojn per malgrandaj broŝuroj kiel tiu, kiun li prezentas sub supra filozofia titolo. Liaj artikoletoj estas legindaj, verkitaj en proleta spirito; sed preseraroj vere troas en la libreto, ankaŭ bedaŭrindajn gramatikajn erarojn ni devis konstati.
Katalogo de Libroj. Eld. Heroldo de Esperanto, Köln. N-o 8. Nov. 1931. — 32 + XVI pĝ. Form. 10×14. Ĝi entenas sufiĉe ampleksan liston de libroj el la eldonejo aŭ ĉefdeponejo de „Heroldo“.
NIA POŜTO
Kjellström (Karlsborg). — via 1.50 kr. sufiĉas nur por 1 anonco. Ĉu vi ne estas informita pri la inflacio en Sv.?
MEMORNOTO
Represis el „S-ulo“: De Vrije Socialist, Zandvoort, 31. 10. (alvoko por Muni k Bilings), Socialdemokratas, Kaunas, n-o 44 (el Italio).
Priesper. artik. k notojn enhavis: Signalen, Stokh., 19. 11., 26. 11., L’Effort, Lyon, 14. 11., 21. 11., De Syndicalist, Amsterd., 7. 11., Dresdner Anzeiger, 18. 10., Freiberger Volksztg., 12. 11., Le Semeur, Lyon, okt., Der Deutsche Eisenbahner, Berl., 15. 11., Le Progrès, Lyon, 16. 11., Le Réveil Ouvrier, Nancy, 25. 11.
Pri SAT enpresis: New-Yorker Volkszeitg., N. J., 29. 10., granda artik. de K-do Veder.
Peresper. materialon enpresis: Le Populaire, Paris, 30. 11.
KORESPONDADO
Unu enpreso, simpla trilinia anonceto kostas 0,80 [?] mk g., ĉiu plia linio 0,50 mk. g. — Grandaj anoncoj kun kadro: po kv. cm. kostas 0,20 mk. g.
FINLANDO K-do Männikkö Vihtori, Kaivokatu 30; K-do Sulo Kotilainen, Moisiokatu 35, r. I., Tampere, kĉl, L, PK.
FRANCIO Kelkaj kursfinintoj dez. koresp. kun alilandanoj, ĉl, ĉ. temoj. Resp. garant. Skribu al: Kléber Marchand, H.B.M. 1, Villeneuve-St. Georges (S. et O.).
GERMANIO Lab. esp. grupo koresp. individue k kolektive kĉl, L, PI, PK. Resp. garant. Adr.: K. Kämpfe, Louis Wilsdorf Str., 7, Rabenstein/Sa.
K-dino Helene Mehl (16 j.), Härtelstr. 9/I. 1., Leipzig C 1, koresp. kĉl, PI, fotoj. Nepre resp.
K-do Kurt Richter, Hauptstr. 35, Heidelberg, kĉl, pri aktualaj problemoj (ekonomiaj, politikaj, kulturaj).
K-do Willi Böttcher (18 j.), Röntgenstr. 52, Essen-W., pri div. temoj, pref. kun K-dinoj.
HISPANIO Deziras koresp. kun junaj K-dinoj, pri ĉ. temoj: K-do Urbano Carrasco, 11 calle de Antonio Vicent-Puente de Toledo, Madrid.
K-do F. Vila, Passatge de Leon 15, Barcelona, serĉas gekoresp-antojn por siaj 35 gelern. en ĉl, pri ĉ. temoj. Resp. gar.
HUNGARIO Adresŝanĝo. — „Hungaria Esperantista Societo Laborista“ k ĝia oficiala gazeto „Antaŭen“ sciigas, ke la nova adr. estas jena: Budapest VII, Dob-utca 90.
„Hungaria Esperantista Societo Laborista“, Budapest VII., Dob-utca 90, fondis lab. esp. gazetservon por la lokaj gazetoj. Ĝi petas la Gek-dojn sendi materialon por ili k same por grup- k murgazetoj. Ĉiun sendaĵon ni rekompencas per sama valoro.
NEDERLANDO K-do J. M. Daams, Molenweg 230, Zwolle, kĉl, pri ĉ. temoj. Unufoja respondo garantiata.
Nova klubo de lab. esp-istoj volonte koresp. kun Gek-doj el ĉl. Skribu al: K-do C. v. Gink, Prins Mauritsstr., 24, Schiedam.
Urba oficisto serĉas Gek-dojn el ĉl. por interŝ. L. PI. Resp. garantiata. Adr.: J. Wiersma, Gamminghastraat 32, Leeuwarden.
NORVEGIO K-doj de la grupo „Progreso“ koresp. kĉl. Resp. garantiata. Skribu al: K-do Monrad Sundby, Halvdansv. 8 Lille Töien, Oslo.
Novfondita klubo en Oslo dez. kolektivkorespondadon kĉl. Skribu al: „La Proleto“, Osterhaŭsgt. 9/III. 3, Oslo.
SVEDIO 10 K-doj dez. koresp. kun hispanaj, francaj k rusaj Gek-doj. Skribu al: K-do Fritz Bergman, Flodgatan 4, Malmö.
Dekjara sveda knabineto dez. koresp. per PI. Adr.: K-dino Sonjo Johansson, Bibergsgatan 1, Södertelje.
Esp. rondeto koresp. kun junaj Gek-doj, L, PI. Adr.: K-do Henry Blom, Villagat. 22, Nynäshamm.
10 svedaj gefraŭloj dez. koresp. kĉl, pri ĉ. temoj. Adr.: Studcirklo, Box 21, Iggesund.
K-do Olof Sandberg, Regeringsg. 4, Landskrona, pri ĉ. seriozaj temoj kun 30-aŭ pli-jaraj SAT-membroj.
SVEDIO En Laponio pli ol 300 diversaĝaj k diversprofesiaj nov-esp-istoj en tri fer-ercminejaj urbetoj dez. koresp. Speciale atendas respondojn ĉ. 50 geknaboj (12—14-jaraj). Ĉar kutime la anoncantoj ricevas el Germanio tro multajn korespondaĵojn, al ni ne estos eble respondi al ĉiuj germanoj, pro kio ni jam antaŭe pardonas antaŭ germanaj Gek-doj. Adr.: Esp. kursoj de N. Ruus, Folkets Hus, Malmberget.
[REKLAMO p.10] GUMO-STAMPILO kun via tuta adreso kostas nur 1.50 mk.g., ronda aŭ ovala 2.— mk. g. inkl. sendkostoj. Ankaŭ grupstampiloj estas haveblaj. K-do Fr. Melchinger, Eybstrasse 72, Geislingen-Steige (Germanio), poŝtĉekkonto Stuttgart 387 46. Interŝ. ankaŭ PM ne tro ordinarajn kĉl.
ENHAVO
| paĝo | |
|---|---|
| Kial parolas la homoj? | 65—66 |
| Al Zamenhof | 65 |
| Kiel senlaboruloj vivas en Aŭstrio | 66 |
| Iom da statistiko pri laborista kleriga agado en Svedio | 66—67 |
| Alvoko al la SAT-anoj! | 67 |
| Ies Opinio | 67 |
| La klasbatalo tra la mondo | 67—68 |
| Diskutejo | 68—69 |
| Kiel mi iĝis anarkisto k SAT-ano | 69 |
| Maldeco k klerigo | 69 |
| Sennaciula liberpensula paĝo | 70—71 |
| Tra Esperantio | 71—74 |
Abontarifo al Sennaciulo: Argentino, pes. 6; Aŭstrio, ŝil. 12; Belgio, belgoj 12; Brazilio, milrejs. 18; Britio, ŝil. 9; Bulgario, lev. 250; Ĉeĥoslovakio, kr. 60; Danio, kr. 10; Estonio, kr. 8; Finlando, mk. 80; Francio, fr. 40; Germanio, mk. 9; Hungario peng. 10; Italio, lir. 45; Japanio, jen. 5; Jugoslavio, din. 120; Latvio, lat. 10; Litovio, lid 20; Nederlando, guld. 6; Norvegio, kr. 9; Polio, zlot. 15; Portugalio, esk. 40; Rumanio, lej 350; Sovetio, rubl 4,50; Svedio, kr. 9; Svisio, fr. 12; Usono dol. 2,50. — Ponumera prezo estas: 0,20 mk. g. = 0,25 fr. svis. Ni ankaŭ akceptas ¹/₄-jaran abonon. MONON ONI SENDU: rekte al la Administranto de SAT, Richard Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig-O-27 (Germanio). poŝtĉek-konto 6835 aŭ pere de unu el la jenaj poŝtkontoj, ĉiuj je la nomo de R. Lerchner: Bruxelles, 227848 — s’Gravenhage, 142084 — Praha, 501007 — Stockholm, 4268 — Warszawa, 191335 — Wien-D, 137725 — Zagreb, 40040 — Kobenhavn, 14938 — Zürich-VIII, 15929. — La francianoj pagu al Sennacieca Asocio Tutmonda, 23 rue Boyer, Paris-XX. per la poŝtkonto 1234—22. — En landoj kie ni ne havas poŝtkontojn, oni pagu per ŝtataj monbiletoj en registrita letero aŭ per poŝtmandato.
Presejo Oscar Wettig, Gelnhausen (Germanio)
N.º 378-379, 1 de enero de 1932
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
[BILDO p.1 | 31,2,68,14] Emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» antaŭ terglobo kun kontinentoj kaj meridianoj.
8-a JARO, N-o 378/379 — LEIPZIG, 1. / 1. 1932
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
APERAS SEMAJNE | REDAKTEJO: 14, av. de Corbéra, Paris 12e. – GVIDANTO: E. Lanti. – SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. – ADMINISTREJO: R. Lerĥner, Kolmstr. 1, Leipzig O 27 (Germanio) | APERAS SEMAJNE
SOCIALISTA LABORRACIIGO.
La artikolo de K-do 14 942 en „S-ulo» n-o 372/73 starigis demandon, al kiu mi deziras respondi. Unue mi diru, ke estas mallogike paroli pri raciigo de la laboro mem, kiu estas parto de la tuta ekonomio, ne pritraktante raciigon de tiu lasta. Eĉ ne ŝanĝante la labormetodojn en la laborejoj, oni povas grande redukti la necesan tempon por fabriki iun objekton k ĝin disponigi al la bezonantoj. Racio volas, ke oni ne „promenigu[?] la krudaĵojn senutile antaŭ ol transformi ilin en prilaboritaĵojn. Racio postulas, ke oni uzu maŝinon, kiu duonigas la fabrikadtempon enkalkulante la necesan tempon por fabriki la maŝinon mem; ke el diversaj procedoj oni uzu la plej taŭgan… k ne la plej profitdonan por kapitalisto. Racie estas ne utiligi la karbenergion en landoj, kie estas akvofaloj; kie tiuj lastaj ne ekzistas, bruligi la karbon en centraj fabrikoj k transformi ĝin en elektran forton por esti disdonata al la uzantoj: tiu procedo ebligas pli bonan utiligadon de la karbokalorioj. Se racio regus, oni ne plu vidus vaporlokomotivojn, kiuj vere ĵetas en la aeron la plej grandan parton de la karbenergio. Se racio k egalo (relativa) regus, oni ne vidus luksajn vagonojn, kies konstruado postulas 10- k kelkfoje 20-foje pli da laboro ol simpla, komforta vagono. Same por aŭtomobiloj, domkonstruoj, vestoj, juveloj ktp¹.
La ĉi-supraj diroj, kiujn pro manko da loko ni ne povas plilongigi, pruvas, ke la relativa valoro de la laborraciigo ne havas en la tuta ekonomio tian gravon, kian oni ĝenerale kredas.
Rubando moviĝanta estas karakteriza por kapitalista raciigo, sed ne por socialista. En socialisma industrio la inĝenieroj ne havos kiel ĉefan taskon malpliigi la necesan tempon por fabriki ion, ŝparante tempon en la laborejo mem per rapidigo de l’laboro, sed organizante pli racie la tutan ekonomian procedon k plibonigante la maŝinaron. Tiam la t.n. rubando aŭ ĉeno estos nur ilo, kiu alportos al la laboristoj la prilaborotaĵon. De tiu vidpunkto ĝi estas tre taŭga ilo. Ĝia rapido estos malpli granda; pro tio la laboro estos malpli teda k laciga, ĝi postulos malpli da manlerto, k la laboristo povos facile ŝanĝi, sidi jen tie, jen tie ĉi ĉe la nun abomenata rubando, ekzemple po unu semajno ĉe iu loko. La monotono de l’laboro estos parte forigita. Cetere tio estas vere malgravaĵo, ĉar kredeble ĉiu homo scipovos plurajn metiojn, kio solvos la problemo pri monotono. Aliflanke la libertempoj por ĉiuj tre malpliigos la gravon de tiu punkto.
Jen mia respondo al K-do 14 942 — k mi aldonas jenon:
[BILDO p.1 | 32,47,64,73] Desegnaĵo: du duonnudaj laboristoj, kurbiĝintaj pro peno, trenas aŭ puŝas pezan ŝarĝon en malhela laborejo.
Tia laboro ne estas raciigita.
Oni erare ĝenerale kredas, ke la ĉefa tasko de socialismo, sur la laborkampo, estos malpliigi la devigan labortempon. Ĝis ia grado, povas esti, sed ne ĝis 2 horoj potage. Pli grava tasko estos pliagrabligi la laboron. Homo tute facile konsentos labori ĉiutage 4 aŭ 5 horojn, se la laboro plaĉas, estas sana k profitdona por la kolektivo.
Ne troigante oni povas diri, ke bona rezulto estus por socialistaj inĝenieroj triobligi la daŭron de iu malsaniga laboro, sed igi ĝin sana. Ekzemple produktado de iu varo estas malsaniga por laboristoj; estas eble fabriki maŝinon, kiu ne rapidigos la laboron, sed igos ĝin sendanĝera por la sano². Tiam socialisma mastrumado uzos la maŝinon, sed tiel pligrandigos la necesan tempon por sama produktado (fabrikado de la maŝino).
Alia nedubeblaĵo estas, ke socialista fabriko ne similos al kapitalista: la higienaj instaloj estos pli multaj, la konstruoj pli grandaj, pli aerumitaj somere, pli hejtitaj k lumigitaj vintre. Sekve de tio la t. n. nevariebla kapitalo estos pli granda ol nun por sama produktado, k la laboro entenita en unuo de la fabrikataĵo konsekvence ankaŭ pli granda.
Alia kaŭzo, kiu reduktos la produktadkvanton, estas, ke junuloj komencos produkti pli malfrue ol nun. La maljunuloj ĉesos pli frue. La malsanuloj ne laboros, kiam tio malhelpus ilian resaniĝon. Sur scienca kampo, laboratorioj estos pli multaj, pli bona estos ilia ilaro ktp.
Oni povus daŭre citi tiajn ekzemplojn, sed mi timas, ke la K-doj kredus, ke la labortempo estos pli granda en socialisma reĝimo ol en kapitalisma! Ne, karaj legantoj, tio ne estos pro la
¹ La armilfabrikado sola estas grandega malŝparo de laboro; por ĝin raciigi oni devus ĝin neniigi.
² Praktike tio estas preskaŭ ĉiam ebla, ĉu per maŝinoj, ĉu per sanigaj apudaj instaloj.
— página 2 —
76 — SENNACIULO
„LA NOVA EPOKO» ESTOS SAVATA.
La letera ekstrakto, kiun ni publikigas ĉi sube, estas nova pruvo, ke nia alvoko ne estis senefika. Kredeble ni savos nian revuon, malgraŭ la terure kriza, mizerplena tempo nuna. Ni tamen ne povas jam nun findecidi pri la reapero de „La N. E.». Necesas atendi, ĝis ni konos tute precize la rezultojn de la nun farata reklamado k varbado.
Kiel estas dirite en la propagandfolio, kiun ni aldonis al la n-o 368/69 de „S-ulo», SAT havas nenian financan respondecon en tiu entrepreno, k ni findecidos nur kiam la vivo de nia literatura organo estos certigata ekster la helpo de la Asocio.
Tial ke ni jam ne povas findecidi, la unua n-o ne aperos en januaro, kiel projektite; sed tiu prokrasto neniel povas domaĝi al la K-doj, kiuj jam pagis la abonon: ni ja aranĝos la aferon tiel, ke la abono estos por 12 n-oj. Almenaŭ ni faros findecidon antaŭ la fino de februaro 1932. Dume ĉiu interesato faru ĉion eblan por ke nia decido estu pozitiva; ĉiu streĉu la fortojn k „La Nova Epoko» pluvivos…
12-XII-31. — E. L.
„… la SAT-anoj de Laborista Esperanto-Klubo en Stokholmo decidis unuanime garantii la koston de la dua¹ numero de LA NOVA EPOKO por la jaro 1932, 16-paĝa, escepte la kostojn por kliŝoj, ĝis eldonkvanto de 1000 ekzempleroj, laŭ formo, kiun la Direkcio fiksos por la revuo dum ĝia nova periodo. La sumo estas pagota tuj post apero de tiu numero k sciigo al mi pri la kosto. La pago okazos en kontanta mono per ĉeko de germanaj markoj…«
„Kamaradece via Ernest Eriksson, peranto.»
¹ La unua n-o estas jam garantiita de la presejo Vetig. — Sciiginde estas, ke nia iniciato jam havis kiel atentindan rezulton fiaskigi la aperon de „Aŭroro», kies eldono estis projektita en Budapest k pri kiu reklamado jam estis farita. — E. L.
malsama organizado de la tuta ekonomio. Mi volis nur akcenti tion, kio estos mia konkludo: Socialisma mastrumado celos agrabligi la laboron, sanigi ĝin, igi ĝin pli utila k morala, ĉar el ĝi profitos la kolektivo. Tiam la homoj laboros plezure k bonvoleme.
Kamij Ru (835).
K-dino Westrope skribas pri la sama temo: Ŝajnas al mi, ke la diskutintoj pri ĉi tiu temo, ne scias, ke iu nova etapo de l’industria disvolviĝo estis atingata, t.e. la anstataŭigo de la aŭtomata sistemo per la „transiga sistemo», kiu, kiam oni plene uzos ĝin, ebligos, ke unu homo estru la tutaĵon el la procezoj en fabriko pere de elektraj flu-reguligoj. Mi legis la verkaĵon de prof. Rubenstein, preparitan por la Internacia Scienca Kongreso, kiu lastatempe okazis en Londono: La elektrigo kiel bazo de teknika rekonstruado en Sovetio, kiu traktas detale ĉi tiun novan evoluon, do mi kredas, ke citado el ĝi interesos:
„Precize kiel okazis ĉe la elpensado pri la vapor-maŝino ĉe la fino de l’ 18-a j.c., aŭ pri la disvolviĝo de elektra tekniko meze de l’19-a j.c., elpensoj, pliboniĝoj k novaj rimedoj okazas grandskale en diversaj lokoj samtempe kun la progreso ĉe la ĉefa vojo.
Nuntempe ĉi tio okazas laŭ multe pli granda skalo. Unu el la konsekvencoj de ĉi tiu disvolviĝo estas ĉi tiu tendenco: la potenc-maŝino, la transiga meĥanismo k la labor-aparato, sub la influo de vapor-tekniko, iĝis pli k pli specialigitaj k disaj unu de la aliaj. Per la nova elektra bazo ili, unuflanke, iĝas eĉ pli disaj, kelkfoje po centoj k proksim-estonte estos po miloj da kilometroj. Tamen, aliflanke, oni komencas venki ĉi tiun disecon k kunigi ĉiujn en unu organan tuton.
Ĉiuj ĉi tiuj ŝanĝoj, kiam plene disvolvotaj sur socialisma bazo, entenos por la laboristo jenajn bazajn konsekvencojn: ili sekvigos egan kreskon de l’produktadpotenco kun la maksimuma ŝparo de laboro, potenco k materialo.
Ĉi tiu disvolviĝo malfermas vojon al ĉiam kreskanta aŭtomatiĝado ĉe ĉiuj fakoj de produktado. Ĉi tiu aŭtomatiĝado sur la bazo de elektro ebligos la anstataŭigon de homa laboro, ne nur rilate penan fizikan laboron (tiel kompletigante la meĥanikigon laŭ la antaŭaj formoj), sed ankaŭ rilate tiajn monotonajn, korp-difektajn, duon-kvalifikajn funkciojn de l’funkcianto, kiuj estas tiom karakterizaj pri la duon-aŭtomata amasa produktado, la Ford-tipo de transig-produktado.»
Kiel ekzemplon de rimedo, kiu jam funkcias en plano, kiu necesigas malproksiman direktadon, li priskribas la „Selsin»-rimedon, „kiu grandskale aplikiĝis lastatempe por granda vario de procezoj.»
„La unuaj aparatoj el ĉi tiu tipo estis instalataj por direkti la kluzojn de l’kanalo de Panamo. En la direktĉambro, lokita kelkajn kilometrojn malproksime de l’kluzoj, oni havas etan reprodukton de ĉiuj el la movoj de la haltig-pordoj, pere de l’Selsin-aparato. La kontrolisto povas vidi tuj, ĉe difinita momento, la pozicion de ĉiuj el la multnombraj partoj de l’ kluzo, la nivelon de l’akvo ktp., ĉar la Selsin-aparato montras ĉiujn el la dinamikoj de la procezo. Ekzemple, kiam la kluzo-pordoj estas malfermataj, ekokazas samtempa malfermo de la eta aluminia kopiaĵo de la pordoj en la kontrol-ĉambro. Estas ankaŭ miniaturaj ĉenoj, kiuj reproduktas ĉiujn el la movoj de la ĉenoj, kiuj protektas la kluzojn kontraŭ difekto de pasantaj ŝipoj. Aluminia cilindro montras la nivelon de l’akvo kun precizo ĝis dekono da colo. Laŭ ĉi tiu eta respeguliĝo de la dinamikoj de l’kluzaj movoj, ricevitaj trans distanco de kelkaj kilometroj, la kontrolisto, premante butonon, ekfunkciigas malproksime la necesan meĥanismon pere de leviloj. Lastatempe, la Selsin-meĥanismo estis grandskale uzata ĉe aŭtomataj hidraŭlikaj stacioj (por reguligi la akvo-fluon, por direkti la premadon sur la tubojn k.c.), por levi pontojn en malproksimo, por direkti liftojn, por teatra lumado, por indikiloj de l’ebenigiloj por likvaĵoj, gas-premado ktp. Fakte, ĉi tiujn aparatojn oni konstante aplikas al novaj, kelkfoje tute neatenditaj taskoj. En la proksima estonto, la Selsin-meĥanismo estos sendube aplikata al kompleta aŭtomata kontrolo de subteraj elektraj fervojoj ktp.»
Ŝajnas esti, efektive, neniu limigo al la ebloj malmultigi la horojn de laboro k perlaboran tedon, se ekzistas socialista kontrolo en la industrio, sed, kiel diras profesoro Rubenstein pri alia afero:
„…la kapitalismo ne povas uzi ĉi tiujn eblojn k estas ĝis iu grado tima pri tia disvolviĝo. Pro la efikoj de la antagonismoj de l’moderna kapitalismo, ĉi tiu teknika evoluado funkcias tre malritme k kaprice, kreante tiel multajn novajn antagonismojn. La sukcesoj konsistas pli malpli el individuaj rekordoj, dum ekzistas granda nombro da malnovmodaj potenc-stacioj kun malaktualaj aparatoj, kiuj estas artifike konservataj k subtenataj de kapitalistaj monopoloj.»
— página 3 —
SENNACIULO — 77
DU SOLVOJ AL LA GERMANA KRIZO.
La germana krizo pligrandiĝas. Bruning, dum septembro, k Stegervald, antaŭ nelonge, publike antaŭdiris 7 milionojn da senlaboruloj por la proksima vintro en Germanio. La kongreso de la sindikatoj, kiu okazis dum septembro en Frankfurt, estis superregata de la penso, ke, eĉ post la tutmonda krizo, la produktokapablo de la germana industrio ne povos plene esti utiligata.
Nu, Germanio estas apuda al kamparanaj nacioj. La plejmulto el ili ne povas vendi siajn grenprovizojn k suferas ankaŭ krizon de troproduktado. Aliflanke, ili malhavas maŝinojn k kulturas laŭ kondiĉoj, kiuj malhelpas ilin en la tutmonda komerco; por malakrigi la krizon en tiuj landoj, tute kontrastante produktantaj, sufiĉus interŝanĝi la maŝinojn de la germana industrio kontraŭ la tritiko de la najbaraj landoj. Laŭ la landoj, al kiuj oni sin turnas, oni estas kondukata al du malsamaj solvoj.
La unua, la burĝa solvo, estas interligo de l’germana industrio kun la terkulturo de la Danubaj landoj. La „Anschluss», la ekonomia unuigo de Germanio k Aŭstrio, estis unua paŝo sur tiu vojo. Sed, tiu solvo estis malhelpita de du ĉefaj baroj: unue, la franca imperiismo ne povus akcepti, sen kontraŭago, la starigon de homogena unuaĵo en meza Eŭropo, k ĝi tre bone vidigis tion. Profitante el la privilegia pozicio, kiun ĝia financa situacio donas al ĝi, la franca kapitalismo kontraŭbatalis vigle tiun planon, forĵetigis ĝin, je la jura vidpunkto, per la Haga tribunalo k trafis ĝian forlason fare de la germana k aŭstria registaroj. Due, la industriigo de la Danuba terkulturo postulas en tiuj landoj profundan aliecigon de la kamparana tekniko, konsekvence tutan aliigon de la posedaĵformo, unuvorte veran revolucion.
Sed estas dua solvo, la laborista solvo. Alia lando, apud Germanio, produktas ankaŭ multe da greno; tio estas Sovetio. En tiu lando, grandega klopodado okazas por industriigo de la terkulturo, kiun nur malhelpas la nesufiĉo de la soveta industrio. La situacio estas, do, favora al grandproporcia uzado de la industriaj germanaj produktoj. Sed, grava komercrilato inter la du landoj ne estas ebla kun kapitalista Germanio. Sen paroli pri la principaj kontraŭstaroj, la soveta tritiko ne multe interesas la germanajn industriulojn; ĝi ne estas por ili ŝanĝomono, k tio, kion ili precipe bezonas, estas kreditoj; tial ili rifuzis sovetajn mendojn, kiuj kondiĉis tro longajn templimojn de pago. La soveta tritiko nur valoras por germana produktado, celante plialtigon de la laboristaj vivkondiĉoj, por produktado, direktata de la laboristoj k por ili.
Se venkus proleta revolucio en Germanio, estas tuja eblo por plirapidigo de l’kamparana kolektivigo en USSR, estas denova ekfunkciigo de la germanaj fabrikoj, estas resorbo de la germana krizo.
La burĝa provo ne sukcesis; estas la tasko de la germanaj laboristoj triumfigi sian solvon.
Jean Leunois.
Por ŝtopi la breĉon
- listo
| Lefebvre, Viroflay | fr. fr. 25.— | |
| 459 | K-dino Jourdan, St. Etienne | fr. fr. 5.— |
| Orluc, Lyon | fr. fr. 4 25 | |
| Roux Camille, Charbonnières „kontraŭ la detruuloj» | fr. fr. 20.— | |
| 24 | Kaŝon, Faubonne | fr. fr. 5.— |
| Kaiser, Clamart | fr. fr. 7.50 | |
| Poly P., Gray | fr. fr. 15.— |
Mizervintro ankaŭ por la sveda ministaro.
Alvenis mizervintro en norda Svedio. La metalminado en Kiruna k Gällivare estas malgrandigita ĝis minimumo. Tio signifas mizeron ne nur por la ministaro, sed ankaŭ por la tuta alia loĝantaro. Ĝenerale la tuta vivo en norda Svedio ja dependas de la mineja funkciado.
La nordsvedaj kampuloj tie havas sian vendadregionon por lakto, viando ks. La urbo Lulea same dependas de la minejoj kiel Kiruna k Malmberget. Se nenia metalminaĵo tie estas enŝipigata, tiam ankaŭ tie la tuta komerco k cetera vivo estas paralizata.
La vintra mallumo ĉiam estas peza k malgajigas la humoron, sed neniam la vintra mallumo sentiĝis tiel peza kiel nunjare, la malvarmo neniam tiel akra, kvankam la temperaturo ankoraŭ ne estas tro malvarma — la dezerto neniam tiel vasta k malgaja kiel ĝuste nun. La lupoj jam enpenetris loĝatajn regionojn, io kio malofte okazas, k ne okazis en la lastaj jardekoj, ke ili tiel proksimiĝis al la marbordo kiel nunjare. Ŝajnas, ke ne nur estas mizerjaro por la homoj, sed ankaŭ por la bestoj en la vastegaj arbaroj.
Jam en novembro pasintjara la Akcia Minsocieto ekfaris la unuan malpliigon de la labortempo, per kiu ĝi estis limigata ĝis kvin tagoj. Post kelka tempo la laborsemajno mallongiĝis ĝis kvar tagoj. Je novjaro venos novaj malpliigoj per maldungo de laboristoj en Kiruna k Malmberget. Po 200 ministoj tiam estos senlaborigataj. En la ferminejo de Grängesberg oni post nelonge enkondukos la tritagan laborsemajnon k maldungos 150 ministojn.
Senlaboreco ĉiam sentiĝas prema kie ajn, sed multe pli prema ĝi sentiĝas ĉi tie en Laponio. Sub kutimaj cirkonstancoj oni ne tiel sentas la izolecon, sed ĉe aperanta senlaboreco oni tuj rimarkas ĝin. Tiam gigante vastiĝas la arbaregoj k la marĉoj estiĝas oceanoj.
Per malpliigo de minfunkciado k pli kreskanta senlaboreco sekvas, ke la impostoj pligrandiĝas. En Kiruna la impostoj duobliĝos venontjare, en Gällivare oni ankaŭ atendas gravan plialtigon de la depagoj k en la ceteraj komunumoj estiĝos la samo. Kion tio signifas, komprenebliĝas senpere. Pro la mallongigita labortempo, la ankoraŭ laborantaj ministoj ja nur havas la duonan salajron.
W. Krey (5 486), Nynäshamn.
Novaj friponaĵoj en Litovujo.
Balotoj nuligitaj. Mortpafo k arestoj. Kulturreakcio agaĉas. La „Tria Fronto» k „La Tondro» eksterleĝaj.
En tuta Litovujo dum monato decembro okazis elektoj al asekurkasoj. Jam antaŭe la faŝista registaro per kelkaj ordonoj tre kripligis tiujn asekurkasojn: la laboristoj devas pli multe pagi ol ĝis tiam; en vilaĝoj kasoj ĝis nun ne funkcias, k la medicina stato ĉe la kamparanoj estas terura. En la lando ne ekzistas (kvankam la registaro tre penadis por krei ĝin) laborista faŝista movado. Do, ĝis nun la asekurkasoj en la ĉefurbo Kaŭnas k provinco estis en la manoj de socialdemokratoj. Sed dum la lasta tempo la litova laboristaro k kamparanaro radikaliĝas: kaj, sekve, en la ĉefurbo Kaŭnas, Panevezis k.a. lokoj plimulton ricevis komunistoj (en Kaŭnas anstataŭ 5 deputitoj — nun 11; en Panevezis anstataŭ 0 — nun 10). Konsekvence, la registaro nuligis la balotojn, k deklaris novajn, en kiuj certe la laboristoj tute ne partoprenos pro la fama teroro.
Milita juĝo kondamnis al mortpafo K-don Kasparaitis pro lia laboro en la litova kompartio. Civila tribunalo ne aprobis la verdikton, sed la milita juĝistaro denove lin kondamnis je sama puno. K-do Kasparaitis rifuzis doni peton al la „prezidanto»-diktatoro. Oni mortpafis lin.
La polico arestis k malliberigis K-dojn Domeika k Georgo Ŝmelas, ano de germana kompartio, kiuj el Germanujo, tra Litovujo, volis iri en Sovetion. K-do Domeika, litovo, elmigrinto, estinta soldato, certe estos punata per longjara malliberigo.
Esperantista K-do Juozas Petrulis k.a. rifuzintaj servi en la armeo, jam 5 jarojn restas en malliberejoj, k oni ne scias, kiam ili estos liberigitaj, ĉar la nuna registaro sin apogas sur nudaj bajonetoj.
Sed la plej malhonestaj agaĉoj akazis sur kultura kampo. Mi jam skribis en „S-ulo» n-o 360 pri litova proleta literaturo k literatura ĵurnalo „La Tria Fronto». La unua numero de tiu revuo
— página 4 —
78 — SENNACIULO
eliris en januaro 1930. Novaj vortoj, nova formo tre impresis ĉiujn. Kunlaboris ĉe tiu gazeto la plej kapablaj fortoj de proletverkistoj. Maldekstra Litovujo kun ĉiuj fortoj apogis la revuon. „La Tria Fronto» senmaskigis la kruelan patriotismon, senvualigis k pikis la kulturreakcion en ĉiuj ĝiaj formoj, organizis la batalon por socialismo en Litovujo. Unuvorte — ĝi estis bombo kontraŭ la kulturreakcio. Sed la literatur-arta flanko de l’gazeto ankaŭ estis tre valora. La reakcio atendis, ke la gazeto pro financaj malhelpoj mem mortu. Sed … ĝi vivis, kun ĉiu n-o plugis novajn sulkojn. Eliris 5 numeroj. Stranga mistiko: pol-litova patrioto, profesoro Herbaĉiauskis, minacis la gazeton per revolvero. Flavaj ĵurnaloj kriis pri komunismo. Nun „La Tria Fronto» estas malleĝigita. La cenzuro ne permesis presadi la sesan n-on. Oni devas diri, ke ankaŭ en Latvio antaŭnelonge estis fermita literaturĵurnalo „Maldekstra Fronto». Kruda reakcio regas en tuta Baltio. Baltiaj K-doj, ni devas premi la manojn en unueca batalo!
Ankaŭ estas fermita la litova kultur-scienca ĵurnalo „La Tondro», k la sporta gejunulara asocio „Espero».
Krom tio la polico punis K-dojn V. Drazdaŭskas, P. Morkunas (anoj de „Tria Fronto»), M. Medsys (redaktoro de „La Tondro»), Mozelis, Lagunaviĉius, Geĉys, Moskeviĉius k Plachinas (anoj de „Espero») per 3000-lida monpuno k trimonata malliberigo.
Malnova litova proverbo diras: Nur batalo naskas batalantojn.
K. Vincas.
Deviga laboro en Usono.
„Pro ĉi tiuj kialoj mi ordonas la starigon de laboraj tendaroj, kie malriĉaj senhejmuloj jam en Kalifornio estos koncentrigataj k al ili donata nutro k ŝirmejo interŝanĝe por laboro. Ili faros fervojetojn k ŝoseojn k rompos ŝtonojn por uzi sur la ŝoseoj, sed por tiu laboro salajro ne estos pagata.»
La cito estas el proklamo de la Kalifornia ŝtatestro, Jak. Rolf (Rolph), farita dum la lastaj tagoj de novembro, post kunveno konvokita pro peto de la komerca ĉambro en Los Angeles. Ĝia prezidanto, J. A. H. Ker, eĉ proponis, ke oni uzu la milicon kontraŭ la senlaboruloj. Laŭdire 1200 senlaboruloj ĉiutage transiras la limojn el la ŝtatoj Nevada, Nova Meksikio k Arizona. Sesdek el cento estas junuloj havante la aĝon de 18 ĝis 22 jaroj.
Kompreneble, ĉi tiuj sciigoj enhavas nenion eksterordinare novan. Deviga laboro ĉiam ekzistis en Usono. Sed ne estas sen signifo, ke la iniciatintoj ĉifoje devenas el „La Urbo de Anĝeloj». Los Angeles devigas senlaborulojn labori sen salajro. Ili ricevas kompense malbonigitan nutron, kiu ofte estas nur forĵetaĵo kolektita el restoracioj k hoteloj, por kies klientoj ĝi ne taŭgas. La dormejoj estas malhigienaj same kiel la nutro. Krom la jam menciitaj malsanigiloj k multe da senutila deviga laboro la bonaj, praktikaj kristanoj, inter kiuj kompreneble troviĝas la urbestro, donacas malavarajn kvantojn da dormigilo nomata religio. Personoj, kiuj komprenas tiajn aferojn, insistas, ke plena harmonio regas inter putra nutro, malsaniga dormejo k religio. Sankta trio ili estas simile al „La Patro, La Filo k la Sankta Spirito.»
Kaj ni ne forgesu, ke la „bonfaraj» organizoj zorge verkas plenajn „biografiojn» pri siaj „gastoj.» Unu senlaborulo estis kondamnata al 60 tagoj da malliberigo, kiam oni eltrovis, ke lia „biografio» enhavis kelkajn erarojn. Oni punis ne la biografojn, sed la biografiiton. Sur kiuj ĉapitroj k versoj el la „sankta biblio» sin bazas la puno, via raportanto ankoraŭ ne eltrovis.
16 285.
1-a de Januaro!
Ĉu via kotizo al SAT por 1932 jam estas pagita…. se ne la tuto, almenaŭ sumo por la unua kvaronjaro aŭ duonjaro? Ne prokrastu k instigu ankaŭ viajn kungrupanojn k progresintajn lernantojn aliĝi — por ke ilia adreso k nomo enestu la novan JARLIBRON!
El la parolado de Otto Baŭer
dum la nunjara partitago de la aŭstria socialdemokrata partio (novembro 1931).
„Ĉu ni ne vidas antaŭ ni faktojn de grandega signifo, kiuj profetas al la kapitalismo ĝian alproksimiĝantan finon? Unu el tiuj faktoj estas la rusa revolucio, estas la ekzistado de la sovetia respubliko. Ho, ni ĉiuj scias, ke tiu rusa revolucio estas pagita per du jaroj da civitana milito, dum kiuj fluis riveregoj da sango, ke ĝi estas pagita per jaroj da terura malsato, dum kiuj milionoj da homoj ne metafore, sed fakte malsatmortis, ke ĝi estas pagita per la rezigno pri la persona k spirita libero. Tamen ni estus blindaj, se ni ne vidus, ke estas unu el la plej gravaj faktoj de la mondo, se en la plej granda ŝtato, loĝata de homoj kun blanka haŭtkoloro, la produktiloj ne plu estas posedataj de kapitalistoj, sed de la ŝtato k ne plu estas lasataj al la anarkia regado de kapitalisma konkurenco, sed ŝtata planmastrumado organizas ilin; kiam tie ekestas nova, giganta industrio, samtempe kiam la industrio en la tuta kapitalisma mondo malprosperas. Kaj konsideru, kio estas: la produktiloj en la manoj de l’ŝtato, k aldonu, kio estos: tiu ŝtato en la manoj de la laboranta popolo, al kiu respondecos la registaro en demokratiaj formoj, — jen vi havas la socialismon.
„Miaopinie estus treege danĝere, iluziigi la aŭstriajn laboristojn pri Rusio, ne prezenti al ili la mondon tia, kia ĝi estas, kun ĉio brila k ĉio heroa, kun ĉiuj gravaj oferoj donitaj, kun ĉiuj neperfektaĵoj kunligitaj, kun ĉio farota, por ke vera socialismo tie ekestu. Sed ĉar ni ne volas iluziigi la laboristajn amasojn, ni tamen konstatu la fakton (kiu firmigas la socialisman konvinkon), ke malgraŭ ĉio estas mondhistoria afero kun plej kolosa grando, ke tio, kio tie okazas, ĉiutage anoncas al la kapitalisma mondo ĝian baldaŭan finon.
Ni ne havas iluziojn pri tio, ke la lastaj decidoj pri la socia stato de Eŭropo ne okazos en Aŭstrio; tio decidiĝos en pli grandaj landoj. Sed tio ne signifas, ke ni nenion povus kontribui al la tasko de l’granda mondrenverso. Se ni estas sufiĉe fortaj por persisti kontraŭ la mizero de l’nuntempo k por persistigi niajn organizojn, nian memfidon k nian proletan fieron, la kredon: vidu, la kapitalisma mondo ne nur ĉi tie, sed ĉie ŝanceliĝas, la horo de grandaj decidoj venas per la de tago al tago pliakriĝanta krizo mem, se ni ne solaj ĉi tie en nia lando povas efektivigi la decidon, ni tamen volas esti batalpretaj, por ke, se el la okazaĵoj de la granda mondo ĉirkaŭ ni montriĝos iu eblaĵo, ni eluzos ĝin ankaŭ en nia malgranda lando por la afero de l’socialismo.«
(La parolado de Otto Baŭer estis akceptata per longdaŭra aplaŭdo, leviĝo de la delegitoj k ekkanto de la kanto „Kun ni la popolo, kun ni la venko».)
Trad. F. S.
POR NIA INSTRUIĜO.
En la landoj, kie la laboristaro estas plej bone organizita sindikate, tamen apenaŭ la duono de l’salajruloj estas organizita. Nur Svedio faras escepton: cetere, ĝi estas lando kun relative malforta industriproletaro. Jen kelkaj karakterizaj nombroj pri la ĉefaj landoj:
| el . . da salajruloj | en sindikatoj | % | |
|---|---|---|---|
| Britio | 17 000 000 | 5 600 000 | = 30,4 |
| Ĉeĥoslovakio | 4 200 000 | 1 708 000 | = 44 |
| Francio | 10 000 000 | 1 100 000 | = 11 |
| Germanio | 22 000 000 | 8 200 000 | = 39[?] |
| Hispanio | 3 000 000 | 700 000 | = 24 |
| Holando | 3 000 000 | 535 000 | = 18 |
| Svedio | 900 000 | 600 000 | = 66,6 |
| Usono | 26 000 000 | 3 500 000 | = 13,5 |
[REKLAMO p.4] FABELOJ de Hermynia Zur Mühlen. Kion rakontas la amikoj de Peĉjo. Prezo 0,50 gmk. – 56 pĝ. Administrejo de SAT, Kolmstrasse 1, Leipzig O 27.
— página 5 —
SENNACIULO 79
Resumo de senpartia enketo tra Sovetio.
Nuntempe oni multe pridiskutas Sovetion k ĝiajn „planojn“, ne nur en la laboristaj rondoj, sed eĉ k precipe en la burĝaj. Ĉe ĉi lastaj oni trovas multajn obstinajn kontraŭulojn, ne malpli da indiferentaj personoj k ankaŭ nombron da simpatiantoj. Pri la favoraj raportoj de ĉi lastaj mi dezirus konigi al la legantoj de „S-ulo“, por ke ili formu al si konkretan ideon per iom subjektivaj k objektivaj informoj. Ĵus aperis franclingve speciala eldono de l’ilustrita revuo VU (vidita ĵo) sub titolo: En la lando de l’Sovetoj kun la opinioj de diversaj vojaĝintoj, kiuj iris Sovetion nur por enketi. Certe ne ĉiuj povos facile akiri la sufiĉe multekostan kajeron (proksimume la prezo de l’jara SAT-kotizo); tial mi raportas ĉi tie resume pri ĝi. Mi tute ne faras komentojn; la legantoj mem juĝu:
S-ro Vogel diras pri la landlimo: „… k kiam ni alvenis la rusan landlimon, mi povis konstati, ke estas la sola k reala landlimo, kiu dividas 320 de 160 milionoj da homoj, t.e. Eŭropon de Sovetio. . .“
S-ro Mittag (cara princo k eksoficiro, nuntempe profesoro ĉe la Londona universitato), komparante la revolucion de Petro la Granda kun tiu de Lenin, diras: „… la diktatoraj agoj de la bolŝevikoj ĉiam estis la esprimo de la interesoj k sentoj de vastaj lab. amasoj, de kiuj ili ĉiam ricevis la apogon, dum la diktatoraj agoj de Petro la Granda estis nur la esprimo de la interesoj k volo de malgranda malplimulto, kies ĉefa celo estis trovi taŭgan rimedon por ekspluati la kamparanajn amasojn… La Kvinjara Plano, tiel kiel ĝi sin anoncis en 1928, ne estis sufiĉe radikala, ĉar, kvankam la strategiaj punktoj troviĝis en la manoj de la proleta ŝtato, la garantio tamen estus nula, se oni lasus liberan kuron al milionoj da kamparanoj-posedantoj (kulakoj), kiuj senĉese penadas kapitalistigi k prepari atakon kontraŭ la industriaj sidejoj de la komunistoj, tio signifas, ke se oni konstruus Sovetion laŭ Buĥarin k Trocki, ĝi ne ĉesus esti burĝa por iĝi socialista, same kiel Rusio dum la 18-a jarcento ne ĉesis esti feŭda por iĝi burĝa. La kom. revolucio trankviliĝis nur kiam la amasoj sin turnis al kolektivismo. Sed sen la agrarreforma revolucio de 1929/30, kiu celis likvidi la kulakojn por anstataŭigi ilin per la kolĥozoj-sovĥozoj, Sovetio restus kiel giganto el socialista ŝtalo sur argilaj kruroj de etburĝoj. Sed feliĉe la bolŝevika registaro komprenis, ke la sorto de l’socialismo dependas de la kamparana transformado, t. e. de la individua al la kolektiva produktado.“
Grafino Karoli alveninte ĉe la Ruĝa placo konstatas, ke „ĉiutage pilgrimas tien homoj el ĉiuj anguloj de Sovetio, kiuj amase venas viziti la maŭzoleon de Lenin por esprimi sian dankon pro lia emancipa peno rilate al la laboristaro…“ Pri la ĝenerala vivo en Sovetio ŝi diras: „… la fremdaj teknikistoj ĉi tie ankaŭ estas pli bone pagataj ol alilande k la laborista klaso ankaŭ estas morale multe pli privilegiita, ĉar ĝi ĝuas la ĝeneralan respekton k estimon de ĉiuj. Ĉi tie la nova aristokrataro estas la laboristoj mem, ĉar ili havas jenan devizon: ‚La lastaj estos la unuaj‘ k lasas la ĉielajn privilegiojn por la pastroj k la nobeloj… — Nova revolucio neeblas, ĉar ne plu temas pri detruo, kiel dum la cara reĝimo, sed pri konstruado…“
[BILDO p.5 | 28,37,70,53] Foto de longa, moderna konstruaĵo kun vico da kolonoj kaj fenestroj: la turbinejo de Dnjeprostroj.
Ĉambro, en kiu estas instalataj la turbinoj de Dnjeprostroj.
Anglino s-ino Astor diris al Stalin, ke la sovetiaj infanoj estas tro puraj k ke ili devus esti malpuraj dum la ludado; „sed la novaj rusoj scias tre bone, kion ili volas; ili vartas siajn infanojn por la estonto, por giganta laboro, t. e. por la kreo de mondo nova… Rigardante la korpojn de tiuj infanoj animatajn de forto k spirantajn ĝojon al la vivo, oni ne plu rajtas dubi pri la estonto de tiu popolo. Laŭ la simplo k ĝojo de tiuj infanaj ĝardenoj, oni povas imagi al si, kio estos Sovetio post kelkaj jaroj. Tiu popolo havas ĉion por si k sendube ĝi povos sin defendi kontraŭ ĉiuj obstakloj estonte, ĉar ĝiaj infanoj konservas ĉiujn virtojn k ecojn necesajn al pioniroj por venki… Koncerne la instruon ĉe la maturaj homoj, oni tra tuta Sovetio ricevas la impreson pri vasta lernejo plena je infanoj, kiuj avidas instruadon k soifas sciencon…. — Kaj pri la infanoj mem, ni ne forgesu, ke tiu kom. junularo, tiom aktiva k arda, prezentas nevenkeblan armeon disciplinatan de ili mem. Ĝi konsistas el 4,5 milionoj (de 7 ĝis 16 j.), 3,5 milionoj (komsomol-anoj de 16—22 j.) k 6 milionoj da „Oktobraj infanoj“ (de 3—7 j.), sume 14 milionoj da instruataj junuloj, sur kiuj sin bazas la espero de la socialista Rusio… Koncerne la ripozhejmojn, estas interese k ĝojige, kiam oni vidas tiujn gekamparanojn promenantaj en la parkoj k ĝardenoj tiel nature, kvazaŭ tiuj bienoj ĉiam estus apartenintaj al ili. Iam nur la aristokratoj povis ĝui tiun plezuron por reakiri ĉarmon k belon ĉe la plaĝoj de la Nigra maro post la brilaj festoj en la grandaj urboj; sed nun la afero ŝanĝiĝis. Efektive, la natura aspekto estas la sama — la maro, la plaĝo, la arbaro ktp. — kiel antaŭe, sed la distroj ne estas la samaj: Anstataŭ luksaj kazinoj, modestaj laboristaj kluboj; anstataŭ krimaj monludoj, trankvilaj ŝakludoj; anstataŭ la saksofona orkestro el negroj, la harmoniplenaj serenadaj muzikinstrumentoj, per kiuj ili akompanas la melodiajn kantojn pri la triumfo de l’ruĝaj armeoj kontraŭ la tiranoj; anstataŭ junaj viroj kun virina estetiko, junaj kamparanoj kun la ĉemizmanikoj refalditaj, babilante senceremonie kun samfreŝaj labor. amikinoj kvazaŭ en granda familio. Kia diferenco! …“
S-ro F. Saupault, pri elektraj konstruoj: „… efektive, Dnjeprostroj ne estas nur la plej granda akvobaro de Eŭropo, sed eĉ la plej potenca elektra fonto de l’mondo… Tiu fama Dnjeprostroj estas por Sovetio nur la unua etapo en la elektrobranĉo. La ĝenerala „plano“ projektas ankaŭ la konstruadon de dua k poste de tria Dnjeprostroj. La unua, kiu estas tiu, kiun oni jam povas pristudi k kiu devos ekfunkcii la 1-an de majo 1932, liverante la kolosan forton de du miliardoj kvincent milionoj da hor-kilovatoj, havas tri taskojn: Unue la akvobaro devas igi la riveron Dnjepr tute navigebla de Smolensk ĝis la Nigra maro. Due, ĝi devas liveri elektran energion al ĉiuj regionoj en sia ĉirkaŭo por aktivigi iliajn industriojn, k trie ĝi devas akvumi la vastajn soifantajn kampojn. La registaro neniam rifuzas krediton, se temas pri elektraj instaloj, ĉar, laŭ devizo de Lenin, „elektrigo + soveto = socialismo“ … — Unuvorte, sufiĉas resti nur kelkajn horojn inter la rusoj por konstati, ke la sola afero, kiu okupas ilin, estas scii, ĉu oni transpasos la „planon“…“
Ignatiev (cara generalo), vizitinte siajn antaŭajn bienojn, konkludas: „… oni devas rekoni, ke la plej trafa rezulto de la realoj efektivigitaj de la sovetia registaro estas la transformado de la rusa popolo…“
(Finota.) Kompiltrad. Soares.
— página 6 —
80 SENNACIULO
KONTRAŬ LA MILITISMO.
Laboristoj, Kamaradoj.
La armado daŭradas en la tuta mondo. La milito minacas nin konstante; ĝi eĉ jam havis komencon en Manĉurio. Estas al ni vere promesita konferenco por la malarmado, sed la memorandoj jam prezentitaj tiucele de la diversaj ŝtatoj permesas nenian iluzion: neniu ŝtato volos malarmi. Al la timo pri internaj ribeloj, kiu instigas la registarojn gardi subpreman forton, aldoniĝas la konkuradoj de koloniaj k imperiistaj interesoj, la fakto ankaŭ, ke la armad-industrio estas unu el la plej gravaj por la kapitalismo k ĝia forigo esprimiĝus per pligraviĝo de la krizo … tiel ke la armad-vetkurado k kun ĝi la preparado al la milito daŭros kiel estinte. Tio estos komedio malaklamenda ekde la leviĝo de l’kurteno.
Kontraŭmilitisma movado reliefiĝas en la tuta mondo k ni tre volus nenian forton, nenian kunhelpon malatente malŝati, kiun ĝi kolektas; sed kiel prisilenti la veron pri tiuj, kiuj kontentiĝas pri pacismo de vortoj, kiun nenia ago estus konfirmanta k kiu al ni donus la renoviĝon de l’mizera spektaklo el 1914 ĉe nova konfliktego? Multe pli konsekvenca movado estas tiu de l’prokonsciencaj servorifuzantoj, kiuj de nun rifuzas esti soldatoj, sed ni ne povus akcepti ilian proponon postuli de la ŝtato la starigon de deviga civilservo, kiu anstataŭu la militservon. Homojn enregimentigitajn por „servi“, eĉ se la militestraro ne faras batalantojn el ili, ĝi povos utiligi en multnombraj helpservoj k fari el ili malgraŭ tio partoprenantojn en la funkciado de la monstra mortigmaŝino. Ni povus aliparte sub nenia formo konsenti, ke la individuo fariĝu la objekto de l’ŝtato, nekonsiderante, ke kun la furiozanta senlaboreco la senpaga laboro neniel estas konsilinda.
Kion do fari? Ĉar la registaroj ne volas malarmi, restas nur al la civitanoj ne lasi sin soldatigi k prepari al la milito. Kion dekoj da milionoj da pacistoj opinias ne povi fari, vivi en paco, kial tion ili atendus de kelkaj dekoj da regantoj? Ĉi lastaj realigos la pacon nur se la popoloj al ili ĝin trudas. Iuj konsilas al ni iri en la kazernon por tie fari la kontraŭ-militisman propagandon, sed fakte la homoj kutimiĝas al la absoluta submetiĝo k ne al la ribelo. Kiam oni estas kaptita de tiel terurega dentradaro, ne estas facile sin liberigi el ĝi. Amaso en la strato povas pli bone instigi soldatojn ekribeli ol kelkaj propagandistoj ĉe la kazerno, dekomence priobservataj de la militĉefoj. Individuajn servrifuzojn, unue, por alproksimiĝi al la striko de soldatoj, poste, — tion ni proponas.
Oni kontraŭdiros al ni: Kiel vi imagas fari la revolucion, kiu estas neevitebla rigarde al ekonomia krizo sen alia elirejo? Ĉiuj pasintaj revolucioj estis eblaj nur kiam almenaŭ parto de la armita forto transiris al la flanko de la popolo; ĝi je tio ne estis decidigita de kelkaj propagandistoj, sed de tutaĵo da faktoroj k okazaĵoj. La socia revolucio, pli ol per militaj rimedoj k kapabloj, triumfos per rimedoj k kapabloj ekonomiaj. Se la malarmado al la kontraŭrevoluciuloj k la armado al la ribelantoj ne devus sufiĉi, sed necesus serĉi helpon ĉe konstanta armeo, „monarkia subprem-instrumento“, laŭ Lenin, la Revolucio estus tre kompromitita. Mara (Marat) komprenis tion, skribante: „Estis sendube la plej feliĉa el la okazintaĵoj tiu, kiu enmanigis al la civitanoj la armilojn por reakiri sian liberon; sed ni ne trompiĝu en tio, la plej granda malfeliĉo estus, se ili ne povus ilin formeti.“ La problemo pri l’armeo estas precipe esenca por tiuj, kiuj pensas instali novan ŝtatdespotismon, ne por tiuj, kiuj celas reĝimon havanta por sia protekto popularon rezultantan el vasta kompreno k kontentigo de l’bezonoj k aspiroj de l’amasoj.
Laboristoj, Kamaradoj,
evidente la armadoj povas reprezenti nur monstran malŝparadon, multajn miliardojn elspezitajn senutile, aŭ ilia utila apliko povus signifi por ni nur abomenegan buĉadon. La homa digno devigas nin ne plu esti la ludiloj de l’profesiaj buĉistoj aŭ de fiaj individuoj amasigantaj riĉaĵojn en la sango k la ruino. Kia pli granda kondamno al la regantoj de l’nuno ol ilia konfesita senpovo certigi al ni la pacon! Estas urĝe, ke ni leviĝu kontraŭ ili k finu ilian kriman agadon.
For ĉiujn militismojn! Vivu la paco per la bonstato k la libero de ĉiu k de ĉiuj!
Laŭ la „Anarkista Vekiĝo“ (Réveil Anarchiste) de Genevo.
POR NIA MEDITO.
Oni rajtas dubi . . .
La elektrono, origina stato de ĉiu materio k la lasta limo, kiun la homo povis atingi en siaj esploroj, obeas neniun el la leĝoj, kiujn scienculoj kutime konsideras kiel evidentajn. Tiel ili bone povas scii, kie situas la elektrono, sed tiam fariĝas neeble mezuri ĝian rapidon. Se male ili mezuras ĝian rapidon, tiam neeble estas scii, kiun situon okupas la elektrono en la spaco.
Tiaj konstatoj kontraŭas la homan logikon k estas konsiderataj de pluraj scienculoj kiel signantaj la limon, kiun ne povas transiri la scienca esplorado. Transe de tiu limo ekzistas, laŭ la opinio de tiuj scienculoj, fortoj eksteraj al la homa kono.
Sed ne ĉiuj tiel facile abdikas. Iuj diras: „La abstrakto antaŭiras la konkreton… Tiel la demando estas malĝuste starigita. Oni ne povas konstati la individuan staton de la elektrono… Individuigi la elektronon, tio estas antropomorfisme rilati al aferoj. La eroj ne estas distingeblaj unu de la aliaj. La mondo el senlime malgrandaj aĵoj ne plu similas la mondon el la senlime grandaj.“
Scienculoj interdisputas k ĉe tia konstato la prudentaj simplaj homoj … dubas.
Menciu nepre esperanton ĉe represigo de artikoloj esper.-devenaj!
[REKLAMO p.6] JENAJN INTERESAJN LEGAĴOJN POR VIA INSTRUO vi trovas en la librostoko de SAT: Prezmalaltigo! — Nova prezo! S. ZIEGLER, Sekspsikologio. 54 pĝ. . . . . . 0,50 mk.g. D-ro REICHE, El la Mondbildo de l’nova fiziko. 52 pĝ. . . . 0,30 „ Akademiano FERSMAN, La Kemio de l’Universo. 80 pĝ. . . . . 0,50 „ La Vojo al Scienco de Estonto. 56 pĝ. . . . 0,50 „ SZERÉNI, Malgranda Terbiblio, 31 kartoj k skemoj, grandformata . . . . 1,20 „ Soveta Pedagogio, 40 pĝ. . . . . . . . . . 0,30 „ SAT-anoj, citantaj sian matrikulon, rajtas depreni 20%-an rabaton. ADMINISTREJO DE SAT, Kolmstr. 1, LEIPZIG O. 27.
— página 7 —
SENNACIULO 81
La klasbatalo tra la mondo
Teroro en Ĉinio.
La Ligo de l’ maldekstrulaj ĉiniaj verkistoj publikigis protest-manifeston kontraŭ la abomena teroro praktikata en Ĉinio de la reganta Kuomintan-partio. Ĉiuj revoluciuloj estas deklaritaj eksterleĝaj. La nombro da mortigitoj estas nekalkulebla. La manifesto mencias apartan kazon, la mortigon al kvin verkistoj apartenintaj al la Ligo de maldekstrulaj verkistoj. 24 junaj revoluciuloj, inter ili tiuj 5 verkistoj, estis la 7-an de februaro 1931 ekzekutataj en Ŝanĥajo post nepriskribeblaj torturoj. Kvin inter ili estis enterigitaj vivaj. Ankaŭ virino estis inter la kvin verkistoj, la juna poetino Feng Keng.
Gazetservo de l’Kontraŭmilitisma Komisiono.
La pendigiloj en Polio.
La distrikta tribunalo de Baranoviĉe mortkondamnis 7 blankrusojn pro spionado je la servo de Sovetio. La ŝtata prezidanto rifuzis amnestii ilin. Antaŭ la ekzekuto, kiu okazis la 27-an de novembro, oni permesis ankoraŭ al la parencoj viziton ĉe la mortontoj. Duope ili estis pendigataj de la reprezentanto de l’ŝtata ekzekutisto k lia helpanto. La ekzekuto al la sepo daŭris ne malpli ol 3 horojn.
En Luck 77 ukrainoj estis kondamnataj je malliberigo 2—10-jara pro membreco al la komunista partio de l’okcidenta Ukrainio.
Laŭ rap. en polia lab. gazeto.
Protestoj kontraŭ militdanĝero (Britio).
Delegitaro el anglaj laboristoj, reprezentantaj la Soveti-amikojn, Asocion de Senlaboruloj, Kooperativajn Gildojn k Metiunuiĝojn, vizitis la 17-an de novembro la japanan ambasadoron por protesti kontraŭ la okupado en Manĉurio. La reprezentanto de l’fervojista unuiĝo deklaris, ke la fervojistoj rifuzos porti armilojn ktp, por helpi militon kontraŭ Sovetio. S-ro Saite, japania konsilanto, respondis al ili, ke Japanio ne faras militon kontraŭ USSR, sed la armeo ĉeestas en Manĉurio por protekti la vivojn k posedojn de la tiaj japanoj. Li ankaŭ konstatis, ke Sovetio tute ne provokis Japanion k samtempe rimarkigis, ke la japana armeo intencas iri ĝis Cicikar.
Resume trad. laŭ „Ĉiutaga Laboristo“ M. Sampson.
Esperanto — konspira lingvo de revoluciuloj (Germanio).
Meze de novembro okazis en Duseldorf en iu laborista gastejo en la kvartalo Oberbilk kunveno de l’tiea senpartia esp. grupo. Ĉar la ĉeestantoj parolis nur esp-on, en la apudĉambro iu patrioto suspektis, ke revoluciaj elementoj konspiras por ellabori revolucian planon k rapide venigis policistojn. Ĉi tiuj ekalvenis aŭtomobile por okupi la gastejon. Neniu povis forlasi la ejon k ĉiu estis esplorata, ĉu li ne havas armilojn. Sed oni trovis nenion. La esp-istoj kore ridis, kiam ili aŭdis pri la kaŭzo. Kapskuante la policistoj forveturis, mirante pri la stranguloj, kiuj en Germanio parolas fremdan lingvon, kvankam ili estas germanoj. Mi kredas, ke se en la gastejo estis LEA-anoj, certe ili devus akompani la policistojn al la arestejo. Kurioza Germanio!
Ko-lo (8 270).
Estas malpermesate mencii ekleziajn friponaĵojn.
La Devahejm-komandito, suborganizo de l'(protestanta) enlanda misio germana, bankrotis pro trompaĵoj k falsoj de siaj pastraj estroj. La Liberpensula Asocio Germana volis eldoni pri tio flugfolion. Tio estis malpermesata. Pri tio raportas la prezidanto, Maks Zivers (Sievers) jene:
„La disdono de flugfolio eldonita de la Liberpensula Asocio Germana, kiu pritraktas la faktojn de la Devahejm-afero, estis malpermesata en diversaj regionoj germaniaj. Ĉe la pinto de tiaj malpermesaj rimedoj staras la prusa ministro por internaj aferoj Severing, kiu persone decidis pri la malpermeso k instigis la 21-an de novembro traserĉon en nia administrejo pro konfisko de l’flugfolio.“
16 900.
TRA LA NACIBATALO.
Laŭ la ĵurnalo „La Libera Belgio“ okazis en Luven (Louvain, Leeuwen) grava batalo inter flandraj k valonaj studentoj de l’ katolika universitato. Deko da studentoj estas vunditaj, el ili du sufiĉe grave. La alarmita polico havis grandan penon por disigi la batalantojn. La batalo daŭris en la strato k la policistoj devis pafi en la aeron.
*
La episkopa administranto katolika en Tirnaŭ (Slovakio) malpermesis al la pastroj de sia distrikto (ĉe la limo al Hungario), ke ili legu mesojn je la gloro de l’sankta Stefano. Ĉar Stefano estas la nacia patrono de l’hungaroj. — Espereble la nacia batalo estos almenaŭ ne daŭrigata en la ĉielo.
DISKUTEJO:
Pri seksa interrilateco.
En iuj „S-ulo“-n-oj mi legis iom pri seksinterrilato k mi ankoraŭ konstatas inter la SAT-anaro (ili pardonu min) erarajn konceptojn rilate tiun temon. Aperis pri tiu punkto vera sensencaĵo sur la paĝoj de „S-ulo“, ĉu jes aŭ ne taŭgas, decas, laŭ morala, fizika vidpunktoj, ke geuloj de malsamaj rasoj seksinterrilatu, ekz. eŭropanoj kun ĉininoj, hindinoj k.a.; ĉu blankuloj devas nepre aŭ ne malsaniĝi pro sia seksunuiĝo kun negrino ktp.; ĉu la idaro el tiaj seksunuiĝoj estos nepre krimuloj, senmoraluloj kc. Ŝajnas al mi, ke la Ge-SAT-anoj scias malmulte pri tiaj gravaj problemoj. Ili devus informiĝi plej bone pri tiu ĉi demando, precipe ĉe loĝantoj en kosmopolitaj landoj, ekz. en Ameriko, kie ĉiutage kunvivas geuloj el diversaj rasoj, kun diversaj haŭtkoloroj, religioj, lingvoj, moroj ktp. Tiele, krom esti plej bone informitaj, ili povus samtempe kompreni profunde la sennaciisman ideon, kiu estas sekvo laŭgrade de diversĥomara kunvivado, de raskunfandiĝoj.
En Argentinio, same kiel en ceteraj Latinamerikaj landoj, oni ne konsideras grava la demandon pri seksunuiĝoj, nek de morala, nek de ajna alia vidpunkto, malgraŭ, aŭ eble ĝuste pro tio, ke tiuj landoj, precipe Argentinio, estas tre kosmopolitaj, kie loĝas geuloj ne nur el ĉiuj eŭropaj landoj, sed ankaŭ el tiuj de Ameriko, eĉ el Azio k Afriko. Oni aldonu al tiuj plie la posteulojn el primitivaj ĉi-landaj gentoj, el kiuj ankoraŭ nuntempe restas sovaĝuloj sufiĉe grandnombre.
Eble la legantoj pensos: Kiel aranĝiĝas tie la aferoj, por ke povu kunvivi, interrilati sekse k socie, ordigi kutimojn, laboron, sociagadon k. a. tia heterogena loĝantaro? Trankviliĝu, oni entute rilatas bonorde, glate, regule. Malgraŭ la diferenca konsisto de tiu popolaro, neniu malkvietas pro kontraŭecoj de siaj proksimuloj. Ĉiu persono respektas alies opiniojn, k oni starigas konvenan soci-ekvilibron. Pro tiu kunfandiĝo de diversrasaj homoj ĉi tiu lando estas unu el la plej pacemaj, ne sangavida kiel la plimulto el la eŭropaj ŝtatoj. En la ĉefaj urboj de Argentinio okazas ofte krimoj, ŝteloj k. a. malbonaĵoj, sed nur samkvante kiel en ajna el la ceteraj eŭropaj aŭ tutmondaj ĉefurboj, k tiuj krimoj okazas ne pro etnologiaj, sed pro ekonomiaj kialoj.
Sed kiel interrilatas sekse la ĉi-tiea tiel heterogena loĝantaro? De kiam la hispanoj konkeris ĉi tiujn regionojn, ekde la 15-a jarcento, blankuloj ekinterrilatis sekse k socie kun la tiam ĉi tie loĝantaj popoloj, la primitivgentaj indiĝenoj, k ili ekkunfandiĝis. Hispanoj ekkunvivis kun indiĝeninoj k tial komencis aliiĝi iliaj aspekto k moroj. Ilia idaro fariĝis pli forta, pli bela, pli kuraĝa, ol ili mem, fariĝis gento fizike pli supera k adaptiĝema al la evoluinta civilizo; sed ĉar ĝi ne estis el samkoloraj gepatroj, ĝi ne estis blanka nek nigra, sed iom malhele bruna. Praulaj rasoj amerikaj estingiĝas ĉiam pli k pli rapide; science oni pretendas klarigi tiun fakton per tio, ke la super-
— página 8 —
82 SENNACIULO
reganta blanka raso kvazaŭ ensorbis ilin. Sed tio sendube estas senbaza klarigo. Vero estas, ke ambaŭ diverskoloraj rasoj kunfandiĝas, malaperas, rezulte vivigas novan rason, kies idoj fine superos la gepatrojn. Unuavide oni klare diferencigas la tielnomatan „mestizon“ (ido el malsamrasaj gepatroj) el eŭropano k indiĝeno, pro lia altkreska staturo, belo, proporcia diko, vigla vizaĝo ktp. Kontraŭe al ĉi-lastaj, la blankrasuloj aspektas malgajmiene, lace k montras aliajn signojn de fizika degenero. Tion oni konstatas ĉiutage en ĉi tiu lando.
Sed eble iu SAT-ano pensos, ke la ĉi tieaj miksrasuloj ne kapablas komuniki intelekte siajn sciojn, per legado, skribado ktp. Tute male: mi instruas geinfanojn ĉiutage, blankajn, negrajn k brunajn laŭ proporcia nombro, k tiuj lastaj miksrasuloj montras pli da kapablo, facilo por lerni ol la ceteraj; k krome pli da sociemo, kuraĝemo k aliajn superojn.
Laŭ morala vidpunkto neniu maltrankviliĝas pro kunvivado de geuloj diverskoloraj, apartenantaj al diversaj raso, religio, ktp., demando, kiu tiom multe okupas la plimulton el blankrasaj eŭropanoj. Ĝenerale, en la sudamerikaj landoj, oni rigardas simpatie, kun plezuro, seksunuiĝojn, leĝajn aŭ neleĝajn edziĝojn inter blankulo k negrino aŭ brunino, k tion entute oni plene aprobas.
Karaj Ge-SAT-anoj! Ne okupu vin pri tiaj demandoj. La homa vivado bezonas renoviĝi konstante laŭ naturaj leĝoj k tio plenumiĝas per naturaliigoj (evoluado), samkiel senĉese transformiĝas ĉiuj vivaĵoj. Estas grava eraro, ke ni blankuloj kredas nin mem supera raso, k pro tio izolas nin de l’aliaj rasoj. Ni sennacianoj batalu kontraŭ eraroj k antaŭjuĝoj. Izoligo kondukas nepre al degenero, irado malantaŭen. Interrilatoj tra la tutmondaj gentoj estas nepra kondiĉo por disvastigi sennaciismon, per la esperanta lingvo, ne esceptante la rilatojn de seksa k socia kunvivado.
SAT-ano 14 808.
Pri dispartigo de bienoj.
(Vidu n-on 372/373.)
Radŝpinilo povas helpi al mildigo de senlaboreco en Hindio, sed tio ankoraŭ ne pruvas, ke ankaŭ en Eŭropo ni povos la senlaborecon malaperigi per ekuzado de radŝpinilo. Same, se mi eĉ konsentos kun la asertoj de K-do 16 900, ke etbienuloj gajnas multe pli el siaj kampoj, ol grandbienuloj (laŭkvante), tiam tamen tio ne pruvas, ke ankaŭ la nunaj senlaboruloj en grandurboj, se al ili oni donus iun parton de bieno, povus sin bone nutri per tiu kampo. Mi tute forlasas la diskuton pri socialismo k kolektivismo (pro spacmanko en nia gazeto), mi bazas ĉiujn miajn asertojn sur la konkludo en la fino de via artikolo: „La kaŭzoj de senlabor eco“; ĝi estis proksimume jena: la dispartigo de grandbienoj helpos forigi senlaborecon. Se la nunaj etbienuloj vere bone vivas per la kampoj, tiam tio rezultas, kiel vi asertas k kun kio mi konsentas, de propra lerto k individua intereso de etbienulo. Ĉu la saman propran lerton havas industria senlaborulo, kiu absolute nenion scias pri terkulturado? Mi ne kredas. Por li estas multe pli bone labori en kolektiva bienego, kie la laborgvidantoj jam bone konas la labormetodojn (dum industria senlaborulo, eklaborante sur kampoj, tiujn absolute ne konas); k, se eĉ tio ne harmonios kun via socialisma (ne kolektivisma) koncepto, tamen, ĉi-okaze la praktiko postulas tion. Imagu al vi, se subite per ia rimedo la laboristgvidantoj ricevus en siajn manojn la gvidadon super ĉiuj bienegoj! Ĉu do oni dispecigu ilin rapidege k donu al ĉiu senlaborulo iun bieneton, per kiu li kapablas nenion fari? Ne, pli praktika estas almenaŭ tiuokaze la kolektivisma laboro, pro nelerto de l’laboristoj.
Neeme Ruus (15 428).
SCIENCO K TEKNIKO.
La nuna stato de l’geologio.
Kiel la fiziko k la biologio, ankaŭ la geologio, depost dudeko da jaroj proksimume, refaris sian mondsistemon, ruinigante iom post iom tiun, kiun Laplas (Laplace), ĉe la komenco de l’ 20-a jarcento, estis konstruinta kun tiel granda maltimemo. Tiel ĝi anstataŭigis per pli certaj donitaĵoj la famekonatajn hipotezojn, kiel tiun pri la formiĝado de l’tero, devenanta el fajra globo ruliĝanta en la spaco k iom post iom malvarmiĝadanta; tiajn, kiel la disvastiĝo de l’vivo, kiu estigas, sekve de transformiĝadoj el praĉelo, la serion da vivaĵoj.
Kontraŭ la hipotezo pri la centra fajro, la geofizikistoj kolektis tuton da pruvoj treege demonstrecaj. Ili pruvis unue, ke la tero estis dotita per du fundamentaj proprecoj: la pezo k la rigido. Unuparte, efektive, oni konstatas, ke ĝia denso altiĝas ĝis 7, dum tiu de ĉiuj konataj korpoj de la surfaco ne superas 2 aŭ 3, k aliparte, ke ĝia rigido, kiu deduktiĝas el la pluplantiĝa rapido de l’tertremoj k el la ritmo de l’sismaj skuoj, estas almenaŭ la duoblo de tiu de l’ŝtalo.
La neekzisto de l’centra fajro estas konfirmata ankaŭ per la studoj pri la vulkanaj fenomenoj. La fakto, ke granda nombro da iamaj vulkanoj estas definitive estingiĝinta k ke iliaj rokaĵoj ne havas la saman kunmetiĝon, indikas, ke ili ne devenas de unu sama fonto, en konstanta aktiveco; sed ke ili estas nutritaj el „poŝoj“ ne komunikiĝantaj inter si k kapablaj rapide elĉerpiĝi.
Kio rilatas la teran kruston, la ideoj ankaŭ ŝanĝiĝis. Oni ne plu kredas, ke la plej malnova parto estas nur konsistigita el granitoj k gnejsoj, sed ke ĉi tiuj rokaĵoj, aliformigitaj sub diversaj influoj k en diversaj epokoj, aperas ne nur en la kambrio, sed en la devono k eĉ, kiel oni tion vidas en Suda Ameriko, ĉe la sekundara epoko.
Alia malkovro same grava konigis, ke la terglobo ne estis la sidejo, kion oni kredis en estinta tempo, de progresanta malvarmiĝado, sed ke en ĉiuj epokoj la temperaturaj kondiĉoj estis proksimume la samaj kiel hodiaŭ. Tio, kio ŝanĝiĝis, estas la glaciiĝaj centroj. Tiel, en la karboniga epoko, en kiu granda nombro da regionoj, inter ili Eŭropo, ĝuis altan temperaturon k abundegan vegetaĵaron, la glacieja zono estis lokita en la suda duonsfero, kovrante la kontinenton de Gonvana, tio estas Hindio, Aŭstralio, Madagaskaro, k metante la poluson en la Hindian oceanon.
Kiel la vivo disvolviĝis sur la tiel formiĝinta globo? Du faktoj direktas la esploradon: la unua, ke ĉiuj fosiliaj specoj estas, escepte de malgravaj nuancoj, ekzakte similaj al tiuj, kiuj ekzistas hodiaŭ. La dua estas, ke en la momento kiam la animaloj aperas ĉe donita geologia epoko, ili estas tute finfaritaj. La anelidoj malkovritaj en la kambrio de Kanado k tiel perfekte konservitaj, ke ilia digesta tubo k ilia nerva sistemo estis sendifektaj, montris plenan similon kun tiuj, kiuj enloĝas la nuntempajn marojn. Tio permesas diri, ke tiu ĉi grupo — k aliaj kun ĝi — ne evoluis depost la kambria epoko.¹
Konkludo trudiĝas tiam: ke en tiuj ĉi malproksimaj tempoj la stato de l’ globo k de la vivo estis preskaŭ identa al tiu, kia ĝi estas nuntempe, k ke nenio rajtigas paroli pri komuna praulo k praĉelo.
Geologoj — en Skandinavio k Kanado — provis reiri supren trans la kambrion. Ili distingis k analizis pli malnovan grundon. Tio kondukis ilin al tio laŭiri la historion de l’tero ĝis la plej legenda estinto, t. e. unu miliardo da jaroj, dum kiuj la globo k la vivo restis proksimume similaj al si.
Se oni transrigardas la konceptojn esprimitajn depost du jarcentoj de la geologoj, oni vidas, ke de la ideo pri la „konvulsiado“ de l’globo oni transiris al la ideo pri „evoluado“ por alveni hodiaŭ al tiu pri „ciklaj periodoj“, t. e. imago pri ĉiameco k eĉ, se oni povas tiel diri, eterneco de l’globo k de la vivo.
¹ En tiu ĉi epoko oni trovas ĉiujn disbranĉiĝojn de l’animala regno, escepte de la vertebruloj.
— página 9 —
SENNACIULO 83
TRA ESPERANTIO
Publikaj leteroj al pluraj SAT-anoj.¹
I
Karaj K-doj,
vi bonvolis esprimi vian fidon per vortoj, kiuj estis al mi kortuŝaj; pro ili mi tamen ne dankas, sed nur pro via sincera k malkaŝa atentigo, ke eble estus bone, se mi eksiĝus el la gvidposteno. Kredu, ke nemalofte venis al mi en la kapon tiu sama penso k deziro.
Unue eksciu, ke jam en la jaro 1925, mi eksiĝis el la Plenum-Komitato k dum tuta jaro, ĝis post la Viena Kongreso, mi oficiale havis nenian gvidrespondecon en SAT. Mi eksiĝis, tial ke anarkistaj K-doj, pri kies sincero mi ne dubas, havis la firman opinion, ke la Asocio estas gvidata laŭ instrukcioj ricevitaj el Moskvo… Estante kompartiano, tiutempe, tio por ili estis sufiĉa pruvo, ke mi ne povas rilati senpartiece al la SAT-aferoj. Mia eksiĝo tamen ne ŝanĝis la sintenon de ĉiuj el tiuj K-doj, rilate al nia movado.
Mi reprenis lokon en la Direkcio nur pro la insista peto de la aliaj Direkcianoj.
Tiam ne nur anarkistoj, sed ankaŭ socialistoj havis la kredon, ke SAT estas gvidata laŭ la nuraj interesoj de la III-a Internacio. Ne malofte ni ricevis de ili riproĉojn tiurilate. Vero tamen estas, ke neniam dum mia aparteno al la Kompartio mi celis fari el SAT ian filion de Komintern sub senpartieca masko. Sed estas fakto, ke la komunistoj estis ĉiam tre aktivaj kunlaborantoj al la SAT-organoj k vole nevole tio aspektigis ilin komunismecaj. Iom post iom la nombro da socialistoj pligrandiĝis k ilia influo memkompreneble montriĝis. Sed neniel ŝanĝiĝis pro tio nia gvidado.
Laŭstatute, ĉiuj tendencoj el la organizita lab. movado, kiuj agnoskas la klasbatalon, havas lokon en SAT. Kaj ne estas nia tasko decidi, ĉu ĉi tiu aŭ tiu tendenco pli bone aŭ pli malbone praktikas la klasbatalon. Nia laŭstatuta zorgo estas instrui toleremon k teni la ekvilibron inter la kunpuŝemaj fortoj. Nefacile! — mi certigas al vi…
Sed eble, K-doj, tiu ekrigardeto sur malnovan periodon de nia movado ne interesas vin. Eble vi pensas, ke en la lasta k plej grava krizo, kiun travivis SAT, se mi forlasus la gvidpostenon, skismo estus evitita. Tion mi ankaŭ pensis k multaj K-doj povas atesti, ke mi skribe insistis, por ke en ilia urbo stariĝu kandidatoj por nova Direkcio. Ĉiuj rifuzis, krom unu grupo, kiu akceptis kandidati, sed nur en la okazo se ni ne ricevus plimulton ĉe la Amsterdama Kongreso…
Mi deklaras k multaj K-doj ateste povas subteni mian diron, ke nemalofte mi esprimis la deziron demeti mian parton da respondeco en la gvidado de SAT. Neniam mi konsideris gvidpostenon kiel honorigan. Mi cetere ne havas talenton por okupi honoran lokon. Ĉeesti kongresojn, kunsidojn, ktp. estas por mi kvazaŭ turmento. Mi ĉiam sopiras al izoleco k nekonateco. Sed nenial mi konsentus ne plenumi — eĉ se ne bone — taskon, kiu sin trudas al mi por la bono de komuna afero. Unuvorte, ĉiam mi estis, estas — k espereble estos — tute preta k eĉ kun granda kontento, forlasi respondecan postenon en iu ajn organizo, se tion postulas ĝia prospero aŭ unueco. Sed nenial mi konsentos lasi memvole la gvidadon al fuŝuloj k malhonestuloj — k ankaŭ ne al fanatikuloj…
Karaj K-doj, vi devas plie rigardi la aferon de alia flanko. Nemalmultaj SAT-anoj eldiris la opinion, ke se mi retiriĝos k lasos la gvidadon en la manoj de la opozicigvidantoj, tiam ili eksiĝos el SAT, pro tio ke la organizo tutcerte estos partiece gvidata k ne plu estos loĝebla hejmo por ĉiuj tendencoj.
Sekve skismo okazus malgraŭ mia retiriĝo…
Tiuj eksiĝemaj K-doj estis certe malpravaj. Ili malgraŭ ĉio devus resti en la Asocio k siavice opoziciadi por reatingi, ke la Statuto estu obeata k neŝanĝata. Se la nuna estraro de SAT ne estus ricevinta la plimulton en Amsterdam, mi certe ne eksiĝus pro tio el la organizo, sed simple fariĝus opoziciulo al la taktiko, kiun aplikas nun ekster SAT la statutrompintoj k skismigantoj de nia movado. Sed la fakto restas, ke en la II-a Internacio troviĝas ankaŭ elementoj, kiuj malfacile povas kunlabori kun alitendencanoj. Al ili oni ankaŭ devas instrui la dubemon, kiu faras la homojn toleremaj.
Ĉu ĉi tiu letero tute kontentigos vin? Eble ne. Bonvolu almenaŭ konsenti, ke ne ĉiam la aferoj estas tiel simplaj, kiel ili unuavide prezentiĝas. Kaj mi finos, dirante, ke iafoje estas pli facile plenumi sian devon ol havi pri ĝi klaran komprenon.
Kun SAT-aneca saluto de via
30–XI–31. E. L.
¹ Komparu la n-on 376/77 de „S-ulo».
Alvoko por la starigo de Literatura Sekcio de SAT.
Dise laboras ĝis nun en SAT la diversaj literaturaj verkokapabluloj; hazarde nur ili ekkonas unu pri la alia per la apero de tiu aŭ alia verkaĵo en „La Nova Epoko» aŭ alia SAT-eldonaĵo. Ankaŭ ilia interligo kun la SAT instancoj estas neregula, kvazaŭ hazarda. Proponoj pri eldonado de manuskriptoj venas jen al la direkcio de SAT, jen al la redakcio de „S-ulo»; eĉ kelkfoje la administracio ricevas petojn por prijuĝi manuskriptojn! Dume, nek la unua, nek la aliaj estas la ĝustaj instancoj por konsideri la valoron de literaturaĵoj.
Evidentas la neceso havi por tiu agado specialan fakon (ne nuran komisionon!), ĉe kiu koncentriĝu la laboro de ĉiuj verkokapabluloj en SAT, Sekcion, kiu estu la kolektujo de l’SAT-anaj literaturistoj. La grava avantaĝo de tia Sekcio estas okulvidebla. Anstataŭ ĥaosa verkado, duobla tradukado de unu sama verko fare de K-doj laborantaj sendepende unu de l’alia, elekto de ekstervojaj temoj — povus okazi racia labordivido, per interkomunikiĝo k interkonsiliĝo de la anoj ĉe tiu Sekcio; aliflanke povus esti instigataj talentuloj al verkado k gvidataj per lerta konsilado k sugestoj al taskoj de ili plenumeblaj k respondantaj al iliaj kapabloj. Kelkiuj estus gardataj kontraŭ seniluziiĝo pro supertakso de siaj fortoj k el ĝi rezultanta fiasko; aliuj estus spronataj sin ĵeti sur difinitan taskon efektivigindan.
Por ekviviĝi la Sekcion ni turnis nin letere al pluraj K-doj, kiujn ni opinias taŭgaj por esti ĉe la bazo de l’starigota aparato. La rezulto de nia varbado estas, ke jenaj K-doj akceptis nian proponon k estas pretaj eklabori: E. Baranyai (EMBA), Budapest, N. Bartelmes, Parizo, G. P. de Bruin, Enschede, J. Burger, Essen, K. Fröding, Madison, G. Saville, Nov-Jorko, H. Weinhengst, Vieno.
La Sekcio sekve jam povas ekfunkcii; ĝi provizore ellaboros sian internan regularon, k la venonta Kongreso povos pridiskuti la aferon k definitive decidi pri ĝi. DIREKCIO DE SAT.
Elekto de Kontrol-Komitato.
Sekve de nia alvoko en la n-o 370/71 de „S-ulo» pri konfirmo de la elekto de la Brusela SAT-anaro por konsistigo de l’nova Kontrol-Komitato fare de la SAT-anaro, ni ricevis (ĝis la 5. decembro, dato fiksita kiel templimo por malaproba deklaro) nur unu kontraŭstaran voĉon, nome tiun de K-do N. Heuschen, Verviers (8 094).
Konsekvence validiĝis nun, post plenumo de tiu ĝenerala elektoprocedo dezirita de la Brusela SAT-anaro, la mandato de la 3 en Bruselo por la K. K. elektitaj K-doj M. Van Aelst, G. Stalens k G. Basteels, kiuj eklaboros en sia funkcio. Sekretario estas K-do M. Van Aelst, adr.: 24, rue de Sévigné, Anderlecht-Bruxelles, Belgio.
Direkcio de SAT.
— página 10 —
84 SENNACIULO
Kie restas la esperantistoj?
K-do 14 561 skribis en sia artikolo (vd. la n-on 365), ke ofte ĉe komenco de kurso la partoprenantoj estas multaj k fine granda nombro forlasas ĝin. Tio bedaŭrinde estas vera. Sed mi kredas, ke la kaŭzo estas, ke en multaj flugfolioj, artikoloj k propagand-paroladoj esp-o estas prezentata kiel tre facile lernebla lingvo; eĉ iuj kuraĝas aserti, ke kelkaj horoj semajne sufiĉas por fariĝi esp-isto post unu jaro. Laŭ mia opinio oni tiel ne devas paroli; proletoj ofte eĉ ne kapablas senerare uzi la gepatran lingvon, kiam ili intencas lerni esp-on. Ĉar bona gramatika scio estas postulata, multaj lernantoj deturnas sin k diras fanfarone poste, ke esp-o taŭgas neniom. Mi mem partoprenis antaŭ kvin jaroj kurson; ni estis komence 75 personoj. La kursgvidanto laŭdis la facilan lerneblon de esp-o. Sed baldaŭ multaj konstatis la malfacilojn k sian nekapablon venki ilin. Kursfine mi restis sola k kelkaj el la komencintoj nun estas esp-kontraŭuloj.
K-do 14 561 pravas dirante, ke lernlibroj por progresintoj ĝis nun ne aperis k la kursgvidantoj estas devigataj instrui laŭ sia propra metodo. Ne ĉiuj kapablas instrui parkere, ĉar la instruantoj en niaj vicoj ankaŭ nur estas laboristoj, k mi ĝojus, se la prirespondaj gvidantoj de nia movado klopodus aranĝi daŭrig-lernolibron laŭ rekta metodo. La asocio havus el tio materialan profiton k ni esp-istoj, speciale progresintoj, havus eblon pliperfektiĝi laŭ pli bona maniero, ol per nura legado de bonstilaj gazetoj k legolibroj (kvankam ankaŭ tio estas bona).
K-do 15 428 esperas grandan sukceson el regulaj esp. artikoloj en lokaj lab. gazetoj. Mi jam kvar jarojn estas presgvidanto de l’Boĥuma lab. grupo k atingis, ke la loka lab. gazeto enpresas ĉiujn artikolojn, ĉu esp-e, ĉu germane. En la varbmonato la red. presis 15 artikolojn. Tamen la sukcesoj en nia urbo ne estas grandaj; partoprenas nur 106 personoj en la kursoj, malgraŭ ke Boĥum havas 320 mil loĝantojn. Mi ne povas kredi, ke la red. de lab. gazetoj tuj enpresus esp. materialon, sendatan al ili de nekonataj personoj.
Kolodzinski (8270), Boĥum.
Rim. de la Redakcio. Ni sciigas K-don 8 270 k ĉiujn legantojn, ke estas en preparo pliampleksigita eldono de la kursa lernolibro PETRO, kiu metos en la manojn de la kursgvidanto taŭgan instru-materialon, en sufiĉa kvanto, por iel kontentigi la supran deziresprimon de K-do 8 270. Sendube tiu novprilaborita PETRO akiros al si multajn amikojn, ankaŭ inter tiuj K-doj, kiuj ne konsentas uzi la ĝisnunan PETRO-n pro ĝia troa koncizo.
Laŭdinda ekzemplo.
Ĉu vi jam rimarkis, ke konsiderinda nombro da K-doj, kiuj partoprenas nian movadon, ne sukcesas esperantistigi siajn edzinojn? Ho, mi diru la veron: ankaŭ K-dinoj estas inter ni, kies edzoj ne emas okupi sin pri esp-o. Sed hodiaŭ mi pritraktu la neesp-istajn edzinojn de niaj K-doj. Kiujn elturniĝojn oni povas aŭdi! „Mi ne havas tempon …» „Mi devas mastrumi hejme…» „Al mi mankas mono…» „Mi havas infanojn …» ktp. ktp.
Pri tio mi meditis ofte, kiam mi konatiĝis kun Gek-doj en proksima urbeto. Ni priparolis diversajn aferojn. „Ni ankaŭ nunjare aranĝos kurson …», oni diris al mi. „Kaj kiu gvidos ĝin?» „K-dino N.» Kio? K-dino? Mia miro kreskis, kiam mi eksciis, ke la K-dino estas edziniĝinta. Kaj mi miregis, kiam oni prezentis al mi la du infanojn de tiu nur 29-jara K-dino. Ŝia edzo estas simpla laboristo.¹
Kara K-dino! Via modela agemo meritas publikan laŭdon. Sciu la edzinoj de niaj aktivaj K-doj, ke nur volo necesas por venki ĉiujn pretekstojn, sub kiuj sin kaŝas maldiligento k malviglo. K-dino N., estu vi ekzemplo por multaj! F. S.
„Anglic»-blufo.
Sur la presaĵoj de l’Anglic-unuiĝo troviĝas la nomaro de tielnomata honor-komitato (vd. ankaŭ la noton en „S-ulo» 368/69); tie figuras Bartels, socialdemokrata prezidinto de l’prusa parlamento, kiu ĵus mortis; Alberto Ajnŝtajn (Einstein), kiu dume jam deklaris sian eksiĝon el tiu komitato, k la socialdemokrata prezidanto de l’regna parlamento germania, P. Löbe. Ĉi lasta demandite skribis al la Socialista Esp.-Asocio (A. Sproeck, Berlin) [laŭ „La Socialisto»] jenon:
„Berlin, 19. nov. 1931. — Kara K-do! Mi al neniu Anglic-unuiĝo donis la permeson meti mian nomon inter la membroj de l’komitato. Laŭ mia memoro mi flankenmetis la tiaman skribaĵon neatentita, ĉar mi ne volis interesiĝi pri ĝi. … kun la Anglic-lingvo mi, kiel dirite, havas nenion komunan.
„Kun amika saluto (subskr.) Löbe.»
Jen blufo senmaskigita! Kaj la praktikaj atingoj de la Anglic-kursoj anoncitaj per afiŝoj, granda tamtamo k gravaj monelspezoj en Berlino k ankaŭ en Lajpcig? K-do M. Hekel (Häckel) el Lajpcig sciigas, ke li vizitis la kursejon (lernejon) en Lajpcig por informiĝi pri la rezulto de l’Anglic-kurso: li troviĝis sola kun la instruonto, k vane ili atendis iujn kursanojn. Laŭ la diroj de tiu K-do en Berlino la rezulto ne estas pli bona…
¹ Eĉ la infanoj komprenis diversajn frazojn en esp-o.
EN NIA MOVADO
KRONIKO
Belgio. En vilaĝo Hensies okazas regula kurso ĉiudimanĉe en la popoldomo kun 4 p., kiuj bone progresas. En najbara urbeto Quievrain en popoldomo dimanĉa kurso kun 6 p. (gvidas SAT-ano). 15 973. — Britio. Bournemouth. La SAT-rondo organizis kurson sub la aŭspicioj de l’NCLC (Lab. Klerigo) k alian malgrandan kurson en Christchurch. Willesden. Du kursoj bone progresas kun 34 p. Unu el la grupanoj starigas kurson en Harrow. Pli ol 150 konataj simpatiantoj ricevas regule propagandliteraturon. 7½ ŝil. estis kolektataj por la subteno al SAT. — Francio. En Valenciennes okazas dimanĉa kurso kun 7 p. Alia kurso en la vilaĝo Quiévrechain kun 7 partop. Gvidas SAT-ano 16 932. Nulo. — Germanio. Leipzig. En vegetara manĝejo „Pomona» malfermiĝis kurso kun 13 p. je 23. XI.; gvidas K-do Leve (98). — Hispanio. En Madrid estas fondita Socialista Esp. Klubo, kiu komencis sian vintran laboron per aranĝo de 3 kursoj por komencantoj. (Inf. de Soc. Frakcio.) — Nederlando. La nuna nombro de l’anoj al la Ned. LEA superas 1850 (nome 50 sekcioj kun 1540 anoj, 230 simpatiantaj membroj, 60 ĝen. membroj, 23 simpat. organizoj). De ĉiu flanko oni sciigas pri bonaj kursrezultoj. Radio-Esp. Kurso ekfunkciis (disaŭdigata de VARA, stacio Hilversum, kursgvidanto K-do J. Lem). Eldonkvanto minimuma de „Lab. Esperantisto» estas 3000 ekz-oj. Krom la membro-abonantoj estas 350 izol-abonantoj. En Bussum la komunumestraro disponigis senpagan lernejan ĉambron por kurso; en tio same sukcesis la sekcio Delft. — Svedio. Koskullskulle (Laponio). Laŭ aranĝo de ercminejlab. unuiĝo, fako 7 aranĝis dum nov. k dec. kurson por komencantoj kun estona kursgvid. K-do Ruus (ĉ. 70 p.). (15 428). Mölnlycke. La klubo konsistas el 19 membroj. La kurslaboron subtenas A.B.F. (Lab. Klerigo). Bollebygd. Nova klubo kun 15 membroj. Du kursoj. Göteborg. Speciala klubo por tramistoj estis fondata. Stokholmo. 30. okt. okazis „vespero de l’K-dinoj» kun i. a. parolado de K-dino Asplund pri Holando. La anarkista esp. klubo havas du kursojn kun 10 k 25 p. La anark. grupo konsistas el 20 esp-istoj. Por la tramist-kursoj (kiujn la kompanio mem pagas). Anoncis sin ne malpli ol 68 p. Slöinge. Klubo kun 26 p. La lerneja konsilantaro disponigis por kursoj senpagan ejon. Örebro. Klubo kun 20 anoj; du kursoj kun sume 35 p. (Laŭ „Sveda Lab. Esp-isto»).
ATENTINDAJ SCIIGOJ K SUGESTOJ
Ĉu radioprogramo en „S-ulo»?
La SAT-rondo en Nynäshamn (Svedio) petas enkonduki radioprogramon en „S-ulo», similan al tiu, kiu regule estas en kelkaj neŭtralaj gazetoj (inkluzive la programo de l’sovetiaj stacioj). La saman deziresprimon laŭtigis la Tramista esp. klubo en Stokholmo. Nia antaŭ 2 jaroj farita enketo montris, ke la plimulto da SAT-anoj ne deziris tian rubrikon en „S-ulo». Ĉu hodiaŭ ĝia enkonduko estas ĝenerale ŝatata? Oni skribu pri tio al la Redakcio!
SAT-gepatroj sin konigu en la nova Jarlibro!
„Ĉu ne iel helpus, se la SAT-gepatroj, kiuj konsekvence instruas esp-on al siaj infanoj, interŝanĝi siajn spertojn ktp ktp?» demandas K-do Löwe (98), Lajpcig, sugestante meti en la nova Jarlibro antaŭ la nomoj de tiaj gepatroj signon, ekz. „G». Tiuj, kiuj konsentas kun la farita propono, sendu koncernan avizon al la Administrejo, por ke tia signado en la Jarlibro okazu.
Pri la pacsalutoj el Britio (en n-o 374/75).
La nombro de l’peresp-aj pacsalutantoj el Britio dum multe plialtiĝis. Kiel sciigas la iniciatinto (Esperanto-Mondservo-Komitato, P. L. Wright, Londono), estas nun 43 120 britoj, kiuj aliĝas al la deklaro, kiun ni presigis sur pĝ. 64.
Ne enmetu manuskriptojn en pakaĵoj!
Severan kontrolon praktikas policistoj en Francio ĉe ricevontoj de sendaĵoj, se ili estas
— página 11 —
SENNACIULO 85
suspektaj je kom. tendenco. Se esp. revoluciulo sendas rekomenditan leteron al siaj korespondantoj (precipe en Sovetio), li devas porti ĝin por polica kontrolo nefermita al la poŝtoficejo. Leĝe ne ekzistas cenzuro, sed fakte ĝi ekzistas. Mi ne scias, ĉu tio okazas ĝenerale en Francio¹, sed ĝi okazas fakte en vilaĝoj al mi konataj. Pakaĵoj (rekomenditaj, ĉar nerekomenditaj neniam trafas la adresaton, precipe de k al Sovetio) estas objekto de pli atenta kontrolo. Se iu korespondanto ne sufiĉe afrankas la sendaĵon aŭ enmetas manuskriptojn en pakaĵo, kiu laŭdeklare entenas nur presaĵojn, la ricevonto (precipe kompartiano) devas pagi multe pli ol la nuran laŭleĝan monpunon. En Krepen (Crespin, Norda Francio) tio okazis al K-do, kiu ricevis sendaĵon el la Aĥena regiono (Germ.). Pro nesufiĉa afranko (eble 50-centima) la poŝtoficisto postulis 9 frankojn. La sama korespondanto devis antaŭ nelonge pagi 12 frk., sen ricevi la sendaĵon, ĉar estis trovataj en ĝi manuskriptoj. Se li ne rezignus la ricevon, li estus juĝata ĉe tribunalo k pli multe monpunata.¹
Nulo.
„Esperanto-ĉambro» ĉe internacia pedagogia instituto.
En la ĉi-jare en Mainz (Germanio) malfermita „Instituto pri pedagogio de ĉiuj nacioj», enhavonta pli ol 100 ĉambrojn, estos aranĝata ankaŭ speciala „esperanto-ĉambro». Estas la unua fojo, ke en granda internacia pedag. instituto estos montrata ĉio, kio koncernas „esp-on k lernejon». La Sudokcidenta Esp.-Ligo kompilas la materialon por tiu ĉambro.
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
Jean Forge, Mr. Tot aĉetas mil okulojn. Romano. Eld. Literatura Mondo. Budapest IX. 244 pĝ. Form. 12×18 cm. Prezo: broŝ. peng. 4.50, bind. p. 6.50+10% por sendkostoj.
Kinoromano. La temo por tielnomata „societa filmo» (tute ne — socia!), la plej ordinara k plej malbonkvalita speco de filmoj, en kiuj la reĝisoro ĝisvome prezentas al sensaci-avida publiko lukse vestitajn filmstelojn en pompaj salonegoj, blindige brila dekoro. Dancejoj, maskofestoj, konjaka trinkado, scenoj de amvolupto, revolverpafo — nenio mankas en tiu ĉi romano. Sed krom tio … nenio pli. Jes, la lingvo, la stilo estas bonaj, fluaj. Tamen, tute nekonsekvence la aŭtoro aplikas la sufikson -ec tra la tuta romano. En pĝ. 10/11 ni legas la formojn: hipokrito, avido, malico, kapablo, malkontento, malgajo, furiozo. Bone! Sed en aliaj paĝoj la samaj vortoj estas formataj kun -ec! En pĝ. 211 ni legas „malgraŭ lia malriĉo» k du liniojn poste (en la sama frazo) „sekve de sia riĉeco». Kaj kial en originala esp. romano oni ne donas esp-ajn nomojn al fantaziaj personoj? Kial „mister» k „madame» anstataŭ s-ro k s-ino? N. B.
E. M. Remarque. La Vojo returne. El germ. lingvo tradukis Jos. F. Berger. 1931. Heroldo de Esperanto, Köln. 370 paĝoj, formato: 14×21. Prezo: broŝ. 6 mk.g., bind. 8.50 mk.g.
Ĉi tiu nova verko de Remark (Remarque), same kiel la antaŭa En Okcidento nenio nova estas ia vigla, nerekta pledado kontraŭ la milito. La eldonistojn ni devas varme danki k sincere gratuli: la libro estas efektive tre belaspekta k tre bone, preskaŭ senerare presita. Bedaŭrinde nur, ke la internaj marĝenoj estas tro mallarĝaj; la legado tial fariĝas maloportuna. — La tradukinto, s-ro Berger, ankaŭ meritas laŭdon pro sia bona traduko. Kial do li ne forigis pli radikale tiun malbenitan prepozicion je, kiun Zamenhof evitis en siaj lastaj verkoj k konservis nur por la loko k por la tempo? Kial ne diri: odori laŭ; per Dio! sopiri al; ŝiri en pecojn; teni ĉe la mano; edziĝi kun; por, al via sano; kredi al iu; ŝanĝi en; la timo pri, al, antaŭ; redukti al; kondamni al, ktp. Inter la multaj neologismoj mi rimarkis: damni, eskapi, persvadi, aŭdaci, haste, murdi, hamstri, frikaso, hurli, aroga, stumbli, tigo, baŭmi, glugli, heni, frekventi, fascini, impeta, grego, obstaklo, vakuo, kvereli, kiuj estas jam pli malpli uzataj.
Entute nia jam abunda literaturo posedas plie unu belan, tre valoran verkon. H. B.
John Merchant, Kompatinda Klem. 1931. The Esperanto Publishing Co. Ltd., London. 90 paĝoj. Form. 12×18. Prezo: broŝ. 1/6 ŝil., bind. 2/6 ŝ. plus afranko.
Kompatinda Klem estas nova juvelo en nia esperanta originala literaturo. La libro estas tre bone, senerare presita sur dika, glacea papero; la stilo estas flua k la lingvo mem estas absolute korekta. La heroo de tiu idilio, la juna Klem, estas laŭvere kompatinda k malfeliĉa, sed nur en la komenco de sia vivo, ĉar jam en sia dudeka vivjaro li fariĝas riĉa. Nun li lernas esp-on, ĉeestas la Helsingforsan kongreson k fine konatiĝas kun la ĉarma Rose Browning, kiun li tuj enamiĝas k edzinigas en ekstrema feliĉo.
Mi gratulas la aŭtoron pro tio ke li ne trouzas la prepozicion je, kiun li plej ofte anstataŭigas per pri, al, ĉe, en, per kc., dirante, por ekzemploj, ridi pri, ĉe la vido, en tiu momento, ĉe tiu okazo, laŭ la sugesto, fidi al, influi al, tosti al. Mi notis jenajn esprimojn (p. 24): ne en la vivo (absolute ne); (52) post oni enmanigis (post kiam); (52) suferi per kapdoloro; (56) trinki al la nova amikeco; (59) profiti per via ideo; (65) S-ro Browning mortis antaŭ la aferoj fariĝis … (antaŭ ol, antaŭ kiam); (72) mi trezoros la plezurojn; k mi ne ekvidis unu solan neologismon. H. B.
Kenelm Robinson, VOL. II. Deponejo „Esperantista Voĉo», Jaslo. 1931. — 74 pĝ. Form. 11,5 × 19 cm. Prezo: 2.50 sv. fk.
Ŝajnas, ke kelkaj esp-istoj estas obsedataj de avidego akiri famon; k ĉar nacilingve verkante ili ne trovas eldonistojn, ili venas por „pliriĉigi» la esp-an literaturon per siaj „verkoj», k estas ofenditaj poste, se ne ĉiu recenzanto laŭdegas k aprobegas ilin. Ofte bela ekstera prezento, afekte fantazia, servas por kaŝi la enhavan malplenon. Tiaspeca estas aro da prozaĵoj k versaĵoj anglalingvaj (!) k esp-aj, por kiuj la aŭtoro ne povis, aŭ pro emo al „originaleco» ne volis trovi pli belan titolon ol „Vol. II.». Lingvo k stilo de l’ esp-aĵoj estas senriproĉaj; la enhavo ne meritas mencion.
Kenelm Robinson, Homarisma laboro. Unuaktaĵo. Ĉefdeponejo: Literatura Mondo, Budapest. 32 pĝ. Form. 11×15. Prezo: pengo 0.70+10% por afranko.
Celo de l’broŝuro estas elmontri la mankojn de l’nuna burĝa seksedukado, kiu kondukas multajn gejunulojn al seksnenormaleco, pederastio ktp. La aŭtoro faras tion sub formo de dialogo inter du fratoj el laŭtradicie vivanta angla burĝa familio. Estus preferinde verki science bazitan diserton pri tia temo, kun precizaj konkludoj, ol ĝin prezenti sub formo de teatraĵeto kun ne tre klara strukturo, tiel nur aludante, sed neniel funde pritraktante interesan temon. N. B.
Kataluna Antologio. Verko rekomendita de la Esp-ista Akademio. Kompilita k plejparte tradukita de Jaume Grau Casas. Dua eldono. Eld. Iberia, Barcelono, 1931. — 401 pĝ. Formato 15 × 22 cm. Prezo: 10 pes. + 20% por sendkostoj.
Atentindan ekstrakton el la tuta katalunlingva literaturo prezentas ĉi tiu ampleksa verko, aperanta en dua eldono. La traduko legiĝas flue en bonstila esp-o. Per biografietoj la verko informas ankaŭ pri ĉiu aŭtoro k enkonduke oni trovas interesan diserton pri kataluna literaturo k lingvo.
Miniatyratlas över hela världen (Miniatur-atlaso tra la tuta mondo). Eld. Förlagsföreningen Esperanto, Stokholmo. Form. 8 × 10,5 cm. 16 + 14 pĝ. Prezo: 0.35 sv. kr.
Jen novspeca trafa propagandilo, konsistanta el malgranda mondatlaso „La tuta mondo sur 14 landkartfolioj» (svedl. indikoj) k krome 16-paĝa propaganda teksto pri esp-o en sveda lingvo. Do, aĉetante la atlason oni estas alkondukata legi la varbotekston pri esp-o!
Publika Letero pri la Reorganizado. Memorando al la esp-istaro k al ĝiaj gvidantoj de Julio Baghy. Eld. Hungarl. Esp. Societo, Dohany-u. 76, Budapest-VII. 23 pĝ. Form. 15 × 22 cm. Prezo: 1 resp. kupono.
A. Tellini: Vocabolario Completo Esperanto-Italiano. (Kompleta Vortaro Esp-Itala). Eld. A. Paolet, S. Vito al
¹ Ne, tio ne ekzistas ĝenerale k ni eĉ miregas, ke ĝi okazas ie. Se fakte okazis, kiel raportas K-do Nulo, la poŝtoficistoj agis kontraŭleĝe. — Red.
— página 12 —
86 SENNACIULO
Tagliamento, 1931. 509 paĝoj. Form. 6 × 8. Prezo: broŝ. 7 liroj, tole bindita 9 liroj.
Tiu ĉi en poŝformato prezentita vortaro entenas abundon da radikoj ĉerpitaj el multaj nacilingvaj k teknikaj vortaroj k ankaŭ el la SAT-vortaro. Ĝi enhavas multajn sciencajn, teknikajn vortojn k neologismojn k certe povos kontentigi esp-istojn itallingvajn.
Gvidlibroj k c.
Gvidlibreto pri Lappland (plej norda Svedlando k Norvegio). Eld. Esperanta Turista Komisiono, Kiruna 1931. Adr.: Kiruna 53—1b. Svedio. Prezo: 1 resp. kupono. 34 p. Form. 10×18 cm.
Tre bele ilustrita libreto pri tiu interesa nordlanda regiono kun detala geografia priskribo k konsiloj por ekskursoj. La bildoj konigas parte la vivon de l’laponoj. La tiea esp. movado estas menciita. Haviginda broŝuro, precipe por ekspoziciaj celoj.
Vizitu Budapeston, la reĝinon de la Danubo. Faldebla prospekto multbilda, kiu havas la celon allogi turistojn al la hungaria ĉefurbo. Eld., sub aŭspicioj de UEA: Ĉefurba fremduloficejo de Budapest (kiu uzas esp-on). Senpaga.
Mnemonika Instituto de prof. D. Fajnŝtejn laŭ memorfortiga metodo trifoje premiita de la Pariza Akademio. Vilno, Zawalna 15/11, Polio.
16-paĝa prospekto (form. 13×21 cm), senpage havebla de la Instituto. Kun programo de memorfortiga kurso k kun nombro da rekomendoj pri la metodo de diversaj personoj.
Proleta Hospitalo. Bulteno de „La efektiviga komitato por instaligo de proletaj hospitaloj». Adr.: „Prol. Hospitalo», Ŝimo-osaki 279, Tokio, Japanio. N-o 1, sept. 1931.
Tiu hektografita dupaĝa folio konigas kiel programon de l’nomita komitato la batalon kontraŭ la burĝa kuracsistemo. La kom. atendas kunlaboradon el ĉiuj landoj per informoj k esperas post kelka tempo povi plivastigi sian agadkampon en la senco de „Laborista Helpo» (kiu ankoraŭ ne ekzistas en Japanio).
J. Baghy: Dancu, marionetoj! Novelaro. Eldono de la aŭtoro. Budapest 1931. Ĉe Literatura Mondo-Eldonejo, Budapest IX. 173 paĝoj. Form. 11,5×16 cm. Prezo: bind. 6 pengoj k 4,50 p., broŝ. 3,80 p.
J. Baghy: Preter la vivo. Poemaro. Dua eldono. Literatura Mondo-Eldonejo, Budapest IX. 1931. — 96 pĝ. Form. 13×19 cm. Prezo: bind. 3,30 peng., broŝ. 2,20 p.
Kelkaj prozaj k poeziaj perloj. El div. lingvoj trad. de L. Cogen, skribitaj en stenografio Duployé-Flageul. Eld. de de Esp-a Stenografio, 9, Boulevard Voltaire. Issy-les-Moulineaux, Seine, Francio. 1931. — 16 pĝ. Form. 10×16 cm. Prezo: fr. 1,50 (1 resp. kupono).
Tiuj hektografe presitaj rakontetoj en stenografia transskribo estas akompanataj de kelkaj simplaj, iom naivaj desegnoj.
Övningsbok till elementärkurs i Esperanto. (Ekzercolibro por elementa kurso). Ellaborita de Sam. Jansson. Eld. Societo Esperanto, Stokholmo. Prezo: sved. kr. 0.50. Form. 14×20. 32 pĝ.
La libro kompletigas la korespondkurson de l’Sveda Esp. Federacio, al kiu sin anoncis dum aŭtuno pliaj 2 mil partoprenantoj. Krome ĝi estas uzota ĉe radiolecionoj esp-aj.
ĜIS LA 25-a DE JANUARO
estas fiksita la templimo por akcepto de via nomo k adreso en la novan JARLIBRON.
Re-aliĝu aŭ nov-aliĝu ĝis tiu dato!
Partopagoj ĉe aktivaj membroj validas.
Wanpaoshan Incident and the Anti-Chinese Riots in Korea. Edited by Wang. Eld. International Relations Committee No. 5, Mao-Tan Street, Nanking, Ĉinio. 111 paĝoj. Form. 14×20 cm. Senpage havebla ĉe supra adr. Anglalingva priskribo k klarigo pri la kaŭzoj de la kontraŭĉinaj ribeloj en Koreo kun kvindeko da tutpaĝaj ilustroj.
Ed. Silva, La Dernière Gerbe. Eld. Eugène Figuière, 166, Bd. Montparnasse, Paris. 185 pĝ. Form. 13×19. Prezo: 12 fr. fr. Franclingva poemaro.
Jean Bastia, Missel Pourpre. Eldon. Eugène Figuière, 166, Bd. Montparnasse, Paris. 243 pĝ. Form. 14×19. Prezo: 12 fr. fr. Franclingva poemaro.
MEMORNOTO
Represis el „S-ulo»:
Le Flambeau, Brest, 6. 12. (liberpens. notoj); Hallands Folkblad (la industr. lab. ĉe provizado de hejtl. 370/71); Fyns Socialdemokrat, Kopenhago, 3. 12. (Faŝista agado en Kalif.)
Priesper. artik. k notojn enhavis:
Volksblatt, Boĥum. 5., 17., 23. 11., 8. 12.; Bohumer Anz., 19., 24. 11.; Ruhr-Echo, 21., 30. 11.; Westf. Volksztg., 21. 11.; Echo des Westens, 21. 11.; Les Amis de la Nature, Strasbg., dec. (rubriko en esp-o); Aichfelder Ztg., Knittelfeld, 17., 31. 10. (komenco de kurso); Volksztg., Bromberg, 8., 29. 11., 6. 12.; Signalen, Stokh., 3., 10. 12.; Freiberger Volkszeitg., 12. 9., 7., 14., 17. 10.; Der Vorturner, Leipzig, nov. (rubriko en esp-o, mencias SAT); The Labour Woman, London, dec. (rubr.); Pravo Lidu, Praha, 8. 10. (mencias SAT).
Perespr. materialon enpresis:
Daily Worker, London, 28. 11.
KORESPONDADO
Unu enpreso, simpla trilinia anonceto kostas 0,80 mk g., ĉiu plia linio 0,50 mk. g. — Grandaj anoncoj kun kadro: po kv. cm. kostas 0,20 mk. g.
AŬSTRIO
K-do Ignatz Baier, Roseggerstr. 19, Bruck a. M., kĉl, pri div. temoj. Certe resp.
K-dino Amalio Baier, Roseggerstr. 19, Bruck a. M., kĉl. Certe resp., L, Pl, esp-aĵoj.
GERMANIO
K-do M. Lutz, Gabelsbergerstr. 15, Schweinfurt a. M., dez. interŝanĝi PI, PM, kĉl.
20 junaj Marks-anoj k aninoj dez. konstantan koresp-adon kĉl. Gek-doj, L, PI. Skribu multnombre! Resp. garantiata! Kursgvidanto: Karl Zernikow, Spichern Str. 25, Bochum.
50 kursanoj dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj. Resp. gar. Adr.: K-do Gerhard Raupach, Alte Poststr. 15, Burkhardtsdorf/Erzgeb.
Kvar esp. rondoj aranĝos meze de januaro 1932 komunan letervesperon. Gek-doj ĉiutendencaj skribu al: „Sportklub 1900″, Esp. rondo, urbo Schweinfurt a. M., Germ. Kursgvidantoj atentigu viajn lernantojn pri nia adreso.
SVEDIO
2 SAT-anoj koresp. kĉl, precipe kun ekstereŭropaj landoj. Skribu al: K-do O. H. Spetz, Auroravägen 5, Finspong.
Tramistoj tutmondaj, atentu! Novfondita esp. klubo ĉe Gotenburga tramistaro dez. interrilatojn kun samprofesiaj kluboj. — Ni dez. koresp-adon ĉefe pri-, por- k peresperanta laboro, laborkondiĉoj por tramistoj ktp. Adr.: „Klubo Esperantista de Tramistaro», Elvsborgsgatan 11, a, Göteborg (Svedio).
SOVETIO
Atentigo.
Timegante, ke niaj Sovetiaj K-doj estu ĝuste informataj pri la okazantaĵoj en la Esperanta Laborista Movado, la CK de SEU malpermesigis en Sovetio ĉiujn SAT-eldonaĵojn. Multaj SAT-anoj tamen deziras havi interrilatojn kun Sovetianoj k pro tio ni publikigas k -os — korespondpetojn elĉerpitajn el „Isto».
K-d-o Boriso Jovnirovski, kĉl., il. gaz., klasbat. temoj. Kirilovska 24/7, Petrovka, Kiev.
K-dino Maria Natanzon, kĉl. pri ĉ. t., ŝako, il. gaz. Puŝkinska 31/1. Kiev.
K-do S. V. Boldarev, kĉl, ĉefe pri lab. vivo k batalo. Reĉnoj per. 21 (Peski), Ĥarkov.
K-do P. Stepanov, Agro-meliorativnij teĥnikum. Kamiŝin, Nijne-Volj. Kraj; pri klasbat., ekon. situacio, popolklerigo k psikotekniko. PI, PM, il. gaz.
ENHAVO
paĝo
- Socialista laborrecligo . . . . 75–76
- „La Nova Epoko» estos savata . . . 76
- Du solvoj al la germana krizo . . . 77
- Mizervintro ankaŭ por la sveda ministaro . . . 77
- Novaj friponaĵoj en Litovujo . . . 77–78
- Deviga laboro en Usono . . . 78
- El la parolado de Otto Baŭer . . . 78
- Resumo de senpartia enketo tra Sovetio . . . 79
- Kontraŭ la militismo . . . 80
- Por nia medito . . . 80
- La klasbatalo tra la mondo . . . 81
- Diskutejo . . . 81–82
- Scienco k tekniko . . . 82
- Tra Esperantio . . . 83–86
Presejo: Oscar Wettig, Gelnhausen (Germanio)
N.º 380, 14 de enero de 1932
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
[BILDO p.1 | 30,3,67,12] Emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» antaŭ terglobo.
8-a JARO, N-o 380 — LEIPZIG, 14. / 1. 1932
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
APERAS dusemajne | REDAKTEJO: 14, av. de Corbéra, Paris 12e. – GVIDANTO: E. Lanti. – SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. – ADMINISTREJO: R. Lerĥner, Kolmstr. 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS dusemajne
LA KATENITA SCIENCO.
Sur la tagordo estas nuntempe en Italio la faŝismigo de l’universitatoj. Kvankam la faŝista reĝimo instalis, speciale en la jura k sociscienca fakultatoj, novajn katedrojn por la studo de siaj reformoj (ekzemple pri la sindikata rajto, laborĉarto ktp), multaj el la plej konataj profesoroj daŭrigis ĝis hodiaŭ sian instruadon, plene konservante siajn vidpunktojn, interalie liberalajn k demokratajn ideojn. Lastjare la faŝista partio deklaris, ke tia stato ne plu povas daŭri. Kaj oni sciiĝis, ke la partisekretario, plenpova persono, studis la plej bonajn rimedojn por efektivigi kompletan faŝismigon de l’ universitato.
Unu el la unuaj agoj estis plifortigi la ekzistantajn organizojn de faŝistaj studentoj. Sekve militministra cirkulero anoncis, ke la studentoj-milicanoj povus rekrutiĝi kun la grado de subleŭtenanto en la armeo, se ili vizitis militist-kursojn dum sia studado. Tiu ĉi avantaĝo instigis kompreneble multajn studentojn sin vesti per la nigra ĉemizo. Alia decido: En ĉiu provinco, reprezentanto de l’student-organizoj partoprenos en la „faŝista direktoraro», kiu okupas sin pri ĉiuj problemoj de l’regiona vivo. Tiel, post militist-edukado ĉe la universitato la studentoj estas destinitaj partopreni, per siaj delegitoj, aktive en la politika vivo. Praktike la tuta junularo enskribiĝas en la „universitataj faŝistaj grupoj», kiuj estas nomataj „volontulaj», ĉar ili donas al la studentoj ĉiuspecajn avantaĝojn k helpas al ili ĉe la komenco de l’kariero.
Rilate la profesorojn, oni intencis unue eksigi ĉiujn, kiuj estis nefaŝistaj k tiel „purigi» la katedrojn. Sed tia ago, kiel oni ekkonis, estus kreinta troajn malfacilojn por la universitata vivo. Tial la reĝimo grupigis unuavice la profesorojn-adeptojn de l’ faŝismo en specialaj sindikatoj sub kontrolo de l’partio. Poste la faŝista konsilantaro elektis rektorojn k fakultatestrojn ĉefe inter la faŝistaj elementoj.
Tamen malplimulto inter la profesoroj restis fidela al la liberalaj, de-
[BILDO p.1 | 32,47,62,76] Karikaturo: figuro en longa robo, kun aŭreolo, levas standardon/torĉon al la ĉielo, kie aperas vizaĝo de la luno aŭ suno; malsupre alia figuro kaj krucoj.
Desegno de Domje (Daumier).
mokrataj, individuistaj ideoj, ne volante akcepti plene la novajn doktrinojn. La reĝimo trovis nun la rimedon por venki tiun spiritostaton: ĝi dekretis, ke ĉiuj universitataj profesoroj devas ĵuri fidelon al la reĝimo, „praktiki la funkcion de profesoro k plenumi la akdemiajn devojn kun la celo formi civitanojn laboremajn k sindonajn al la patrio k al la faŝista reĝimo.» Tiu ĉi dekreto trudas al ĉiuj universitataj profesoroj, (k al ili sole inter la oficistoj) ĵuron, kiu entenas la plenan, senrezervan k nepridiskuteblan aliĝon al aparta sistemo de politikaj ideoj. Nu, kelkaj profesoroj, sin bazante sur la vidpunkto, ke la politikaj doktrinoj ne estas malpli pridiskuteblaj k submeteblaj al revizado ol ĉiuj aliaj, juĝis, ke temas per tiu dekreto pri intelekta k morala perforto neakordigebla kun la plej altaj devoj de l’scienculo. Ili faris konsciencan demandon el tio k fine aŭ eksiĝis aŭ rifuzis ĵuri. Inter tiuj scienculoj estas la plej eminentaj el tuta Italio. Granda nombro ankaŭ ĵuras, malgraŭ interna kontraŭstaro, timante la konsekvencojn de rifuzo. La profesoroj, kiuj ne konsentas kun la faŝista mistiko, troviĝas antaŭ la alternativo, aŭ enradikigi al sia aŭskultantaro la „faŝisman veron», aŭ rifuzante riski la malsaton, la mizeron aŭ la eksterlandigon.
Rimarkinde estas, ke la Vatikano subtenas la reĝimon kontraŭ la profesoroj, kiuj pro ia motivo rifuzas la ĵuron. Ĝi kondamnas ilin … kiel iam ĝi kondamnis alian universitatan profesoron: Galileo. Ĉar tiu granda itala matematikisto k astronomo ne akordiĝis kun la ĝeneralaj — se oni volas religiaj — direktoj, sed kiuj ankaŭ estis politikaj. Certe, por savi sian vivon, li devis surgenue malkonfesi la „herezon» de sia planeda sistemo. Sed neniam morale li kliniĝis: Ĝi tamen moviĝas! Refoje la eklezia potenco batalas brako sub brako kun la laika k malgraŭ ĉiuj diferencoj kun ĉi tiu, por konservi sian superregadon.
Resume, la faŝismo nuligis la universitat-instruan liberon, kiun preskaŭ ĉiuj modernaj ŝtatoj konsideras kiel spiritan akiron k fundamentan rajton. De nun en Italio la profesoroj devos instrui nur tion, kio plaĉas al Musolini.
— página 2 —
88 — SENNACIULO
[BILDO p.2 | 12,8,46,30] Desegnaĵo de la kapo de mortinto kuŝanta (Karl Liebknecht), kun subskribo de la artistino.
Desegno de K. Kolvic (Kollwitz)
MEMORE AL DU GRANDAJ REVOLUCIULOJ.
K. Libkneĥt k R. Luksemburg estis murdataj la 15-an de januaro 1919.
„Se oni konas la verkojn de Marks k Engels, se oni konas la vivan, revolucieman, veran, malfalsan spiriton, kiu spiras el iliaj instruoj k verkoj, oni devas esti konvinkita, ke Engels estus la unua, kiu protestus kontraŭ la ekscesoj, kiuj rezultis el la nurparlamentismo, kontraŭ tiu ĉi putrado k degenerado de la laborista movado, kiel ĝi okazis en Germanio, jam jardekojn antaŭ la 4-a de aŭgusto — ĉar la 4-a de aŭgusto¹ ja ne falis el la ĉielo, kiel neatendita fatalo, sed estis logika konsekvenco de tio, kion ni tagon post tago k jaron post jaro antaŭe travivis. Engels, k se li vivus, Marks estus la unuaj, por per ĉiuj fortoj protesti kontraŭ tio k per potenca mano reektiri la ĉaron, por ke ĝi ne malsuprenruliĝu en la marĉon.» (R. Luksemburg).
„La burĝa demokratio estas falsita demokratio, ĉar la ekonomia k socia dependo de l’laborularo ankaŭ ĉe formale politika egalo donas al la regantaj klasoj objektive grandegan politikan superon k la ekonomia k socia dependo per si mem esceptas realan demokration. Tiel la vojo al la demokratio kondukas trans la socialismon, sed ne la vojo al la socialismo trans la tielnomatan demokration.» (Karlo Libkneĥt, 28. 11. 1918.)
Luksemburg k Libkneĥt skribis, parolis ĉi tiujn vortojn malmultajn semajnojn antaŭ sia morto, kiu ŝiris tiom kruelan vundon en la korpo de l’germania proletaro dum momento de akrega batalo. La 15-an de januaro 1919 la burĝaro ekstermis ilin per siaj dungitaj murdistoj, la samaj, kiuj hodiaŭ ankoraŭ perfortas en Germanio sub Hitlerana uniformo k eble morgaŭ pli ol iam estos la absolutaj regantoj en la lando.
— Kiel povas esti tia situacio, hodiaŭ, 13 jarojn post la konstituci-ŝanĝa revolucio, en Germanio? — Tio ne okazus, ofte respondas al tia demando revoluciemaj laboristoj, se vivus ankoraŭ tiaj gvidantoj, kiaj estis Libkneĥt k Luksemburg.
Ni ne volas rezoni ĉi tie k esplori, ĉu la du famaj gvidantoj estus insistintaj pri la skismiĝo de la laborista movado postmilita aŭ ĉu ili estus agintaj por kunigi la profundan fendon, kiu nuntempe tiom malfortigas la proletaron, ne nur en Germanio, sed pli malpli amplekse en la tuta mondo.
Ĉiuokaze, ilia pozicio estis klara k firma rilate al la konsekvencoj de duone farita revolucio, kiu lasus esence al la kapitalismo ĉiujn eblojn por plua ekzistado. Supraj citoj pruvas tion. Ili pereis, ĉar ili estis decidaj batalakiri la veran laboristan regadon, ĉar ili ne volis halti sur la ŝtupo de la politike demokrata revolucio, kiu efektive estis nur la rezulto de la milita malvenko.
Kaj rilate al la milito ankaŭ ilia pozicio grave diferencis de tiu de la tiamaj gvidantoj de la socialdemokrata partio. Jam en la Ŝtutgarta Kongreso de la II-a Internacio (en la jaro 1907) estis Roza Luksemburg, kiu kune kun Lenin k Martov proponis k akceptigis radikalspiritan aldonon al la esence de Bebel verkita rezolucio kontraŭ militoj, por malarmado k kiu antaŭvidis kiel rimedon internacian arbitracian tribunalon (pri kies senpovo ni hodiaŭ pli ol iam havas faktajn pruvojn!). Jena estis la aldono de Luksemburg-Lenin-Martov: „Se minacas eksplodi milito, la laborantaj klasoj k ties parlamentaj reprezentantoj en la partoprenantaj landoj estas devigataj, subtenate de la unuiga agado de la Internacia Socialista Oficejo, fari ĉion, por per la aplikado de la al ili plej efike aperantaj rimedoj malhelpi la eksplodon de l’milito, kiuj nature aliiĝas laŭ la pliakriĝo de l’klasbatalo k de l’ ĝenerala politika situacio.»
„Se tamen la milito eksplodus, ili estas devigataj agi por ties rapida finigo k per ĉiuj fortoj celi al tio, eluzi la per la milito estigitan ekonomian k politikan krizon por la ribeligo de l’ popolo k per tio plirapidigi la forigon de l’kapitalista klasregado.»
Efektive tamen en nenies cerbo temis pri malpermeso de la defendrajto al ajna nacio, se ĝi estus atakata … ankaŭ ne en la cerbo de Roza Luksemburg, kiu en la „Junius-broŝuro» (kiu aperis en 1915, do dum la milito mem, neleĝe) subtenis la tezon pri la memdestin-rajto de la nacioj, tamen neante la ankoraŭan eblon de tielnomataj defend-militoj … (Ni publikigis ekstrakton el tiu broŝuro en la n-o 276 de „S-ulo».)
Neforgesebla k neforgesinda aliflanke estas la heroa gesto de Karlo Libkneĥt, kiu meze de la buĉado tutmonda, la 1-an de majo 1916 sur la Potsdama Placo de Berlino kriis sian devizon: „Militon al la milito!» en la vizaĝon de la kanajlaro k deklaris malkaŝe kiel flamsignalon: „La malamiko — ĝi staras en la propra lando!»
Ĉar ili estis sinceraj k neflekseblaj revoluciuloj, Libkneĥt k Luksemburg devis perei. Bestece mortigis ilin en la sama tago, preskaŭ je la sama horo, la „blankaj» oficiroj, kiuj stabis en la Edenhotelo en Berlino, dungitaj murdistoj de la burĝaro, ludanta sian lastan karton por savi la reĝimon.
Ni pensas en tiu ĉi jaro tiom pli arde pri la noblaj batalantoj, kiuj mortis la 15-an de januaro 1919 por la laborista afero, ke en Germanio denove regas antaŭrevolucia situacio, k ankoraŭ faŝistaj bandoj, potence organizitaj, pretigas sin por forbuĉi tiujn, kiuj batalas por la socialismo, por la liberigo de l’proletaro.
¹ Dato, en kiu la germanaj socialdemokr. parlamentanoj voĉdonis por la militkreditoj (1914).
Kial ne aperis ĝis nun la Kongres-Protokolaro?
Interkonsente kun la Organiza Kongres-Komitato ni decidis pri broŝurforma eldono de la Protokolaro pri la XI. Kongreso tuj kiam ni sciiĝis, ke la profitsaldo el la Kongreso estas sufiĉe granda por permesi la eldonon. La manuskripto estis preta, k temis nur trovi kiel eble plej malkaran presiston. Inter diversaj ofertoj tiu de la Amsterdama presejo A. De Vries estis la plej favora; ĝi ankaŭ promesis plenumi la laboron dum 4 semajnoj. Ni donis al tiu firmo la komision la 15-an de oktobro; ni do supozis, ke la 15-an de novembro laŭpromese la broŝuro estos presita. Sed la 13-an de novembro ni ricevis la presprovaĵon nur pri la unuaj proks. 20 paĝoj, k malgraŭ la instigoj el Parizo k personaj traktadoj de Amsterdamaj SAT-anoj la preslaboro progresas nur laŭ malrapida ritmo. Tia estas la kaŭzo de la prokrasto.
Nun la plej granda parto de l’broŝuro estas presita, k ni espereble fine povos ekspedi ĝin al la mendintoj…
Direkcio de SAT.
— página 3 —
SENNACIULO — 89
GRAVA AVIZO POR ĈIUJ!
Lastatempe ni ricevis de multaj K-doj instigojn tre kontraŭajn. Iuj diris: „Komence de 1932 vi nepre aperigu denove „S-ulo»-n semajne; vi organizu vastan varban agitadon k vi ne havu dubon, ke la nombro da abonantoj pligrandiĝos. Estu optimistaj, ĉiuj lojalaj k honestaj homoj estas kun vi…»
Sed aŭdiĝis aliaj voĉoj, la pli multnombraj: „Kvankam ni kore k anime estas ligitaj al nia bonega k nepre subteninda gazeto, ni tamen tre verŝajne ne povos renovigi nian abonon en 1932. Ni estas senlaboraj k perdis la esperon baldaŭ retrovi okupon; ni povos nur resti pasivaj membroj en nia kara SAT…»
Dum kelkaj semajnoj ni tre ŝanceliĝis por fari decidon. Estas tamen evidente, ke la nuna ekonomia krizo, kaŭzanta senlaborecon k mizeron, ne baldaŭ formalaperos. Estas eĉ timende, ke ĝi pliakriĝos k sekve trafos pli da niaj K-doj per senlaborigo. Tial, por ebligi al kiom eble plej da SAT-anoj aboni „S-ulo»-n, ni decidis malaltigi la abonprezon (k entute nian tarifon) k aperigi la gazeton nur dusemajne dum la daŭro de la ekonomia krizo. „S-ulo» aperos dekdu- k deksespaĝe k entute la legantoj ricevos preskaŭ la saman kvanton da legaĵo kiel antaŭe dum la semajna aperado. Tion ni povos fari malgraŭ la pli malalta abonprezo, tial ke ni ŝparas atentindan sumon en la afrankado per la dusemajna ekspedado.
Sendube ankaŭ la K-doj, kiuj vivas en iom pli bonstataj kondiĉoj k sekve estus pretaj pagi la ĝisnunan aŭ eĉ pli altan tarifon por semajne aperanta gazeto¹, komprenos bone nian decidon k kontentiĝos dume pri la nuna apermaniero.
Gek-doj! Diskonigu ĉie k ĉien nian novan plimalaltigitan tarifon! Atentigu pri la oportuna pagmaniero (partopagoj por ¼- aŭ ½-jara periodo), kiu ebligas al ĉiuj senescepte resti en niaj vicoj, legi „S-ulo»-n! Dispelu la indiferenton k la apation! Kuraĝigu k optimisme varbu, varbadu kun la prezaro en la mano!… Kaj certe ni povos venke trapasi la krizon por povi poste antaŭeniri per decidaj paŝoj.
DIREKCIO DE SAT.
Nova tarifaro de SAT.
| Lando | a) aktiva | b) aspiranta c) subtenanta | Aliĝmono | Nura abono al „S-ulo» |
|---|---|---|---|---|
| Argentinio, pes. | 6.50 | 2.– | 0.50 | 6.– |
| Aŭstrio, ŝil. | 13.– | 3.– | 0.50 | 12.– |
| Belgio, belg. | 13.– | 3.– | 0.50 | 12.– |
| Britio, ŝil. | 10.– | 3.– | 0.50 | 9.– |
| Ĉeĥoslovakio, kr. | 60.– | 15.– | 3.– | 55.– |
| Danio, kr. | 10.– | 2.– | 0.50 | 8.– |
| Estonio, kr. | 8.– | 1.50 | 0.25 | 7.– |
| Finlando, mk. | 85.– | 18.– | 4.– | 80.– |
| Francio, fr. | 40.– | 12.– | 2.50 | 35.– |
| Germanio, mk. | 8.– | 2.– | 0.50 | 7.– |
| Hispanio, peset. | 15.– | 5.– | 1.– | 13.– |
| Hungario, peng. | 10.– | 2.– | 0.50 | 8.– |
| Japanio, jen. | 5.– | 1.50 | 0.50 | 4.– |
| Jugoslavio, din. | 110.– | 25.– | 6.– | 100.– |
| Latvio, lat. | 10.– | 2.– | 0.50 | 8.– |
| Litovio, lid. | 18.– | 4.– | 1.– | 15.– |
| Nederlando, guld. | 5.– | 1.50 | 0.30 | 4.– |
| Norvegio, kr. | 10.– | 2.– | 0.50 | 8.– |
| Polio, zlot. | 15.– | 3.– | 0.80 | 12.– |
| Portugalio, esk. | 45.– | 10.– | 2.– | 40.– |
| Svedio, kr. | 10.– | 2.– | 0.50 | 8.– |
| Svisio, fr. | 10.– | 2.50 | 0.50 | 8.– |
| Usono, dol. | 2.50 | 1.– | 0.25 | 2.– |
Ĉiuj ne cititaj landoj pagu laŭ la tarifo por Francio.
¹ K-doj, kiuj jam plene pagis laŭ la ĝisnuna tarifo al la Administracio (t.e. por la tuta jaro 1932), povos kreditigi al si la tropagitan sumon sur konto, aŭ … se ili volas, donaci ĝin por „ŝtopi la breĉon», t.e. ekvilibrigi la buĝeton.
Por ŝtopi la breĉon
- listo
| Gek-doj O. Melton (Birmingham) | mk.g. | 5.– |
| Sekcio Amsterdam XIII | guld. | 5.– |
| 13025 H. W. Alings (Amsterd.) | guld. | 0.50 |
| Sekcio Amsterdam I. | guld. | 0.15 |
| 15855 Fr. Bertram (Leipzig) | mk.g. | 0.50 |
| 17319 J. G. Rosell (Mälarhöjden) | kr.sv. | 5.– |
| 16132 D. Cyprien (Sonvilier) | fr. sv. | 2.– |
| 14562 E. Zachte (Amsterdam) | guld. | 1.30 |
| 7602 J. Harris (Leicester) | mk.g. | 4.– |
| Libervolaj donacoj, Pelcman (Plzen) | kr.ĉ. | 45.– |
| 13257 Polgar (Parizo) | fr. fr. | 50.– |
| 9542 J. Wild (Zürich) | fr. sv. | 5.– |
| 16664 C. Wijn (Hilversum) | guld. | 1.50 |
| 16340 Wilson E. (Halifax) | ŝil. | 2.– |
| J. Wijngaarden (Bevervijk) | guld. | 1.50 |
| „Nul Svedio» | mk.g. | 3.52 |
| Sekcio Amsterdam II | guld. | 3.– |
| 17484 C. Delsen (Amsterdam) | guld. | 1.– |
| 1795 Hejda V. (Wien) | mk.g. | 1.45 |
| 14212 G. Douet (Vincennes) | fr. | 10.– |
| 16905 (Störmede) | mk.g. | 0.79 |
| Munoz (Paris) | fr. fr. | 5.– |
| 492 Bonnet (Saint-Etienne) | fr. fr. | 5.– |
| 16903 Verot (Saint-Etienne) | fr. fr. | 10.– |
| 17157 Hoogendijk (Amsterd.) | mk.g. | 1.15 |
| Kvar Helsingborgaj frakcianoj | kr.sv. | 5.– |
| Klubo Esperantista de Tramistaro (Göteborg) | kr.sv. | 11.– |
| Willesden-Grupo, BLEA (Lond.) | ŝil. | 7/6 |
| 13027 Rindler G. (Los Angel.) | dol. | 1.– |
| 17340 Kurt Werner (Leipzig) | mk.g. | 2.– |
| SAT-Rondo Nov-Jorko (E. Dann) | dol. | 11.50 |
| Trebs-Weinhold (Leipzig) | mk.g. | 1.95 |
| 13157 Melton O. (Birmingh.) | mk.g. | 1.71 |
Granda striko en la Nederlanda teksindustrio.
En la mezorienta parto de Nederlando, en la regiono nomita Tvente (urboj Enschede, Hengelo, Borne k Almelo), estas multe da teksindustrio. Ĉ. 18 mil laboristoj havas okupon per ĝi: El ĉi tiuj estas ĉ. 78 % organizitaj, ne en unu sindikato, sed en 4 diversaj. Ekzistas nome protestanta, katolika, socialdemokrata k liberecana sindikatoj; la socialdemokrata havas pli da membroj ol la 3 aliaj kune; la liberecana enhavas nur 5 % el la tuta organizita tekslaboristaro. La fabrikestroj ĉiuj estas organizitaj en unu tutregiona unuiĝo. Kiam ĉe unu aliĝinta firmo okazas striko, la aliaj devos, ĉu per lokaŭto, ĉu alirimede, helpi ĝin.
La tekslaboristoj estas malbone salajrataj, laboras 48 horojn semajne k ne havas eĉ unu tagon da libertempo en la tuta jaro. En ĉi tiu industrio oni komencis en la lastaj jaroj raciigi. Sekve de ĉi tiu raciigo unu laboristo kun helpanto, kiuj antaŭe laboris ĉe 6 teksiloj, nun devas prizorgi 8, 10 aŭ eĉ 14 teksilojn k tamen la salajroj restis la samaj aŭ … eĉ malpliiĝis.
Ĉi tiu malbonigo kaŭzis ĉe la laboristoj grandan malkontenton k estigis ĉe unu fabriko en Enschede post intertrakto inter fabrikestro k sindikatoj decidon proklami la strikon, se la postuloj de la sindikatoj ne estos plenumitaj antaŭ la 17-a de novembro.
Kvankam ankoraŭ venis la regna interpacigisto, la konflikto ne estis solvita la 17-an de novembro. Tiam komenciĝis la striko. Unu semajnon antaŭe la entreprenistoj en nia tuta regiono sciigis, ke oni la 14-an de nov. malaltigos la salajrojn de ĉiuj laboristoj je 5 %. Kompreneble la laboristoj ne volis akcepti tion. Ankaŭ la sindikatoj opiniis, ke oni ne povas konsenti. Ĉie oni atendis, ke la 24-an de nov. komenciĝos striko en la tuta industrio. Granda estis la entuziasmo inter la laboristoj. Sed en la lasta momento la estraroj de la religiaj sindikatoj (ne la membroj) ŝanĝis sian starpunkton k pro la granda krizo ili estis kontraŭ striko k ordonis al siaj membroj sub protesto akcepti la malpliigon. Malgraŭ la fortegaj protestoj de la membroj tio okazis. Dume la striko en la unua nomita fabriko daŭris. Post unu semajno la fabrikestroj sciigis, ke, se la striko en tiu fabriko la 28-an de nov. ne estus finita, ili la salajrojn de ĉiuj laboristoj en la teksindustrio denove plimalaltigus je 5 %. En la sama momento, kiam oni tion sciigis, en 4 fabrikoj oni ĉesis labori, ne demandinte la opinion de la sindikataj estraroj. La socialdemokrata k kristanaj sindikatoj instigis siajn membrojn, ne striki, sed daŭrigi la laboron, dum ili decidus pri la rimedo kontraŭ tiun denovan salajro-malpliigon. La Federacio (la liberecana sindikato) opiniis, ke necesas tuj striki k per afiŝoj k alporoloj [?] ĉe la fabrikoj ili instigis la laboristojn al tio.
La 30-an de nov. jam je la 7-a (la laboro komenciĝas je la 7½-a) granda amaso estis antaŭ la pordoj de la fabrikoj. Ege oni disputis pri tio, kio devas okazi. La rezulto estis, ke en Enschede diversaj fabrikoj ne povis funkcii; tie oni strikis. Tuj ekestis manifestacio, al kiu partoprenis proksimume 2000 strikantoj. Do, kio okazis ankoraŭ neniam, malgraŭ la kontraŭstaro de la tri sindikataj estraroj la striko estis fakto k la sekvontajn tagojn la nombro da strikantoj ĉiam pli k pli kreskis. Tamen la tri estr-
— página 4 —
90 — SENNACIULO
aroj ankoraŭ ne finis sian filaboron. Sekvantan vesperon ili kunvenis k decidis, ke striko en ĉiuj fabrikoj komenciĝu la 14-an de decembro, k denove ili ordonis al siaj membroj eniri la fabrikojn; ke tiuj, kiuj tamen daŭrigus la strikon, ne ricevus financan subtenon.
Denove grandega ekscito inter la teksistoj k precipe inter la membroj de la Federacio. Kio estus la respondo? La respondo de la laboristoj estis, ke la nombro da strikantoj ankoraŭ kreskis. La 2-an de dec. dum la tuta tago okazis protestmanifestacioj antaŭ la oficejoj de la tri sindikatoj, precipe ĉe la socialdemokrata. Tiel fortaj estis la protestoj, ke jam samvespere la estraro de l’socialdemokrata sindikato devis ŝanĝi sian starpunkton k publikigis, ke ili finance subtenos siajn membrojn, sed ili ne volas esti respondaj pri la striko. Tiu ĉi komenciĝu la 14-an de decembro. Sed la 3-an la nombro da strikantoj preskaŭ duobliĝis. Nun jam estis proks. 8000 strikantoj. Tamen ankaŭ la mastroj ne dormis. Dum tiu tempo ili komencis dissendi leterojn, per kiuj ili sciigis, ke la strikantoj estas maldungataj. Sed la laboristoj nur ridis pri tio.
Tiel alvenis la 14-a de dec., k nun ankaŭ la tri sindikatoj proklamis la strikon, kiu nun estas fakto: 14 mil strikantoj (en kelkaj fabrikoj oni ne strikas). Tiel estas nun la situacio. Kio nun okazos, ni ankoraŭ ne scias, sed vere estas, ke la batalo de la teksistoj estos peza k malfacila. Tion ni jam ofte spertis. Tamen ankaŭ estas vere, ke la batalo estas bona k justa, tion pruvas la simpatio de la tuta nederlanda laboristaro.
J. P. (1940).
La situacio k okazoj en Usono.
Estas konstatebla ia ŝtelira timo inter la kapitalistaro usona. Pro ĝi ektremis la konfido al la nuna ekonomia sistemo ĝis grado ne komparebla kun la relative tre granda egalanimeco de kapitalistoj en Eŭropo. La usona kapitalistaro ja alfrontas la prokrizan mizeron nur depost kelkaj jaroj, sed ĝi estis ĵetata en la mizerondegon subitege, dum en Eŭropo oni alkutimiĝis dum jardeko al la sama stato.
Tiu ĉi maltrankvilo esprimiĝas en la tuta gazetaro per reklamo-militiro kun la celo „restarigi la konfidon». Ĝi estas kvazaŭ la plej grava okupo de ĉiuj politikistoj. Oni uzas tiucele plej ridindajn rimedojn, ekz. ĉiu fama k fameta persono almenaŭ ĉiusemajne profetas la revenon de la „prospero» k diras, ke „ĝi estas ĝuste malantaŭ la angulo». Tamen oni komencas singardi en la rondoj de la antaŭdiristoj.
Gravega bankĵurnalo insistas, ke okazu pli da salajromalaltigoj k diversspecaj kostoreduktoj, kiuj signifas maldungon al multaj laboristoj. Estas notinde, ke ĝi kontente rikanas, ĉar „la laboristoj propravole (?) konsentis al salajroreduktoj».
Laŭ ĝi bankrotoj de bankoj iom malpliiĝis. Estas interese, ke la laboristoj eksciu, ke dum nur la unua semajno en novembro 76 bankoj devis fermi siajn pordojn pro nepagpovo. Tiu nombro jam indikas malpliiĝon, ĉar dum oktobra semajno bankrotis 166. Oni povas imagi, kia paniko regas inter la deponintaro. Multegaj laboristoj perdis siajn ŝparaĵojn, kiujn ili esperis havi dum „malbonaj tempoj». Inter la grandaj bankrotintoj ankaŭ troviĝas la plej granda „laborista banko».
[BILDO p.4 | 38,27,67,55] Foto de altaj nubskrapuloj en usona urbo.
Kiom akraj estas la efikoj de la anima premiĝo, videbliĝas el la fakto, ke fariĝis kutimo lui malgrandajn loĝejojn k du aŭ pluraj familioj kunloĝas en unu hejmo, malgraŭ ke troviĝas multaj malplenaj apartamentoj. Rezulte el tio domposedantoj ne povas amortizi siajn ŝuldojn k oni forprenas ilian havon. Post tio bankoj devas retranspreni la „frostiĝintajn pruntedonojn», el kiuj ne enspeziĝas rentumo.
La plej akrajn kapdolorojn ĉe la usona kreditormondo kaŭzas la bankroto, kiu ree minacas al la germana respubliko. Ju pli la sentimento turnas sin al la nacisocialistoj, des pli da zorgoj leviĝas ĝis nun ĉiumatene kun la kapitalisto. La gazetoj uzis fortajn vortojn kontraŭ partopreno de nacisocialistoj en la regado de Germanio. Sed pli k pli evidentiĝas la muta espero, ke post ekposedo de ministroseĝoj la laŭtaj krioj pri „revenĝo» de Hitleranoj forventoliĝos. Ju pli multiĝas la promesoj de la Hitler-granduloj esti bonkondutaj al la kapitalistoj, des pli da favorstrabaj rigardoj direktiĝas al la faŝismo. Oni spekulacias, ke la plenumpolitiko daŭros eĉ pli efike sub la egido de l’nacisocialismo. Almenaŭ ĉiu kontraŭstaro de la germana laboristaro malaltigi la vivtenadon al mezepoka nivelo estos certe dronigata en sango. Neniu alia forto povus tion atingi tiel bone kiel la faŝismo. Do, oni fariĝas konsentema k jam raportas ekprenon de l’potenco fare de Hitleranoj kiel tre baldaŭan okazontaĵon. Samtempe estas antaŭdirita nova inflacio interlige kun tio. La bilanco de l’germana regna banko montras nur proporcion de 26,7 % da rezervoj kontraŭ la ŝuldoŝarĝego.
Kun granda reklamtamburado la urbestro de Nov-Jorko veturis Kalifornion „por liberigi T. Muni (Mooney)». Alsvarmis tien multegaj famaj politikistoj, el kiuj ĉiu subite malkovris sian bonan koron por fari la samon. Estas publika onidiro, ke pro politikaj konsideroj la elkarcerigo de Muni estas antaŭsciigita afero. Ili volas profiti la okazon por varbi voĉojn al siaj respektivaj partioj dum la elektoj en 1932. La laboristoj ne fidu al la manovroj. Nepras daŭrigi la agitadon por la liberigo de Muni.
Kentuki-ministoj estas ankoraŭ sub minaco esti ekzekutotaj sur elektra seĝo. La unua el la granda nombro da akuzitoj estas malkondamnita. La ĵurintaro agnoskis ĉi-okaze la rajton pri memdefendo. Tuj la prokuroro proponis k akceptigis ŝanĝon en la akuzformulo, tiel ke nun la ministoj estas kulpigataj pri „konspiro k mortigo». La celo estas enkonduki debatojn pri „ruĝa k sanga komunismo» por antaŭjuĝigi la ĉesidantan ĵurintaron k artifike rezultigi kondamnon. La alveturigo k subtenado de pli ol cento da atestantoj kaŭzas preskaŭ neelporteblan elspezon por la Ĝenerala Defend-Komitato. Minacas la hejmentransporto de multaj atestopretaj personoj pro manko de monrimedoj. La artifiko de la prokuroro okazigi la proceson en alia regiono malproksima al la „farloko» do portas siajn fruktojn. Estas timende, ke pro tio la rezulto de la proceso estos kondamno, malgraŭ ke ĝuste nun akuzatestantoj envolviĝas konstateble en falsĵuro. Al la sekretario Herberto Maler (adr.: General Defense Committee, 555, West Lake St., Chicago, Ill.) sendis kelkaj esperantistaj K-doj kontribuon, sed la ideo estis organizi helpon de ĉiu laborista organizo pro la grando de la juĝafero. Imitindan solidaron montris la norvegaj sindikatoj, kiuj sendis jam preskaŭ 300 dolarojn, granda ofero por la norvegiaj laboristoj. Ankaŭ el Hungario venis atentinda sumo. Estas esperinde, ke
Por ke „LA NOVA EPOKO» pluvivu
| 14212 G. Douet (Vincennes) | fr. 10. |
| 3958 D. Dambe (Johannesb.) | mk. 9.40 |
| 13025 Alings (Amsterdam) | guld. 0.50 |
| 5877 De Bruin-Vels (Enschede) | mk.g. 4.– |
| 13257 Polgar (Parizo) | fr.fr. 50.– |
— página 5 —
la SAT-anoj alarmos siajn organizojn eksteresp-istajn por helpi en la defendado de laboristoj akuzitaj fakte pro organiziĝemo. Ne timu, ke estas tro malfrue. La proceso ne ĉesos rapide. Multaj malgrandaj kontribuoj eble helpos forŝiri la viktimojn el sub la ungegoj de malkaŝe al karbbaronoj servemaj juristoj. Agu, K-doj, diskonigu la faktojn pri la atenco kontraŭ organiziĝemaj laboristoj!
En apuda Kanado okazis proceso kontraŭ gvidantaj membroj de la kompartio. Ilin trafis kondamno k la partion plena malpermeso. Atentinda trajto el la proceso estis, ke en la ĉefinstanco troviĝis dum multaj jaroj polica spiono, kiu havis absolutan fidon de la partianoj k nun aperis en sia riĉe pasamentita uniformo antaŭ la juĝisto por eldiri kontraŭ „siaj K-doj». Laboristoj en ĉiuj landoj lernu el ĉio ĉi. La kontraŭdiroj de la kapitalista sistemo fariĝas pli akutaj k la persekutoj pli kruelaj en ĉiuj landoj. Tutmonda klasbatalo k solidaro de unu al ĉiuj k ĉiuj al unu finos la ekspluatadon de l’homo al homo sur la tuta tero.
Veder (1307).
Novaĵoj el Estonio.
La socia vivo en Estonio dum la pasintaj semajnoj tre aktiviĝis. Samkiel ĉe la laboristaro, ankaŭ ĉe la burĝaro oni rimarkas pli multe da agemo k batalemo ol pli frue.
En nia universitata urbo Tartu la germanoj malfermis sian propran akademion. La ministro por klerigaj aferoj (socialisto), konsiderante liberon de nacioj en Estonio, permesis tion. Pro tio la estonaj naciistoj estas tre ekscititaj. Ne nur, ke en la parlamento oni forte protestis kontraŭ la malfermo de tiu akademio, sed la naciaj studentoj ankaŭ kelkfoje aranĝis „katkoncertojn» antaŭ la fenestroj de l’germana akademio k eĉ sangbatis kelkajn germanajn akademianojn!
La naciaj studentoj ankaŭ komencis per pugnoj labori kontraŭ junsocialistoj. La lastaj fariĝis tre aktivaj dum la pasinta jaro, aranĝas ĉie tre popularajn k grandamase partoprenatajn amaskunvenojn kun tre varia programo, el kiu ne forestas ankaŭ kabaredaj prezentoj, primokantaj naciajn k religiajn junularmovadojn, k kie oni kantas pamfletajn, ironiajn kantojn laŭ la naciaj k religiaj melodioj. Ĝuste kontraŭ ili direktas siajn paŝojn la agado de l’naciaj studentoj, kiuj estas eĉ pretaj uzi la pugnojn. Tamen la junsocialistoj vekas pli k pli da simpatio inter la laborista junularo k lernantaro.
Faŝista movado.
Evidentiĝis, ke ankaŭ en Estonio, laŭ modelo de finnaj „lapua»-movadanoj, la burĝoj preparas perfortan ŝanĝon de l’nuna demokrata reĝimo, por anstataŭigi ĝin per faŝista. La gvidantoj de tiu movado estas precipe la gvidantoj de l’ŝtata defendligo, libervola privata armeo, kiu devus esti en la servo de l’respubliko k kiu tiucele ricevas por siaj ĉiaspecaj elspezoj grandegajn sumojn de l’ŝtato. Tamen, nun evidentiĝas, ke ĝuste la gvidantoj de tiu ligo preparas perfortan reĝimŝanĝon por subigi al si la demokration k kompreneble la proletaron. La sekretaj trupoj de tiu sekreta ligo estas malkaŝitaj k estoniaj laboristorganizoj k -gazetoj postulas plej fortan punon al tiuj personoj.
En la sama defendligo oni malkaŝis ankaŭ egan korupton, kiu daŭris jam dum 3 jaroj. Dum tiu tempo unu el la gvidantoj foruzis pli ol 30 000 kr.
LASTA AVIZO!
Ĉiu K-do atentu, ke ĝis la 25-a de januaro lia kotizo — aŭ parto ĝia — estu pagita al la Administracio de SAT, por ke lia nomo k adreso estu enskribita en la nova JARLIBRO! Eĉ kvaronjaraj pagoj validas.
(fakte temas pri ŝtata mono). Kvankam la estraro sciis jam pli frue pri tiu korupto, ĝi ne forigis la monmisuzanton de lia posteno, ĉar li estis ja unu el la plej honorataj gvidantoj. Nun fine li devis eksiĝi, sed nenian punon li ricevis. Tamen, se la ŝtata etoficisto pro sia mizerstato foruzas eĉ kelkajn kronojn, oni kondamnas lin per multjara malliberigo…
Privata „bonfarado».
Por plibonigi la mizeron de senlaboruloj la burĝaj „filantropinoj» ekorganizas socian privatan helpon al mizeruloj. Oni veturas per aŭtomobiloj de hejmo al hejmo, petante donaci malnovajn vestojn, meblojn, ankaŭ monon, manĝaĵon ktp, kion la filantropinoj disdonas al senlaboruloj. Kompreneble — tre humana ago. Iliaj edzoj en siaj entreprenoj elsuĉas el laboristoj ilian lastan laborforton por mizersalajroj, kiuj estas relative (laŭ statistiko de l’Labor-Oficejo en Ĝenevo) el plej malaltaj en la tuta mondo k ĵetas la nelaborpovajn, ekspluatitajn laboristojn malantaŭ la fabrikpordegojn, dume amasigante siajn enspezojn; sed la sinjorinoj okupas sin pri mizerulhelpo… Tamen, ne ĉiuj senlaboruloj ricevas de ili helpon, kontraŭreligiuloj k kontraŭŝtatuloj estas esceptataj, laŭ propono de kelkaj pastroj. Kontraŭŝtatuloj estas kompreneble ĉiuj organizitaj laboristoj, laŭ opinio de l’burĝaj filantropoj. Tie ni vidas la veran flankon de l’burĝa filantropia agado.
La registaro, en kiu nun kunlaboras ankaŭ socialistoj per du ministroj, decidis doni subvencion al la senlaboruloj por komunumaj laboroj, donante por tiu celo el ŝtata mono pli ol 621 000 est.kr. (1 est.kr. iom pli valoras ol germ. marko). Jam ricevis laboron pli ol 4000 senlaboruloj. Estas notinde, ke pasintjare samtempe, dum nur burĝoj regis, ricevis laboron nur iom pli ol 100 senlaboruloj…
Laborej-elektoj.
La nova socia leĝo, laŭ kiu laboristoj en ĉiuj laborejoj rajtas k eĉ devas elekti por si estrojn, perantojn inter laboristaro k laborejmastroj k gvidantojn de laboristoj en iu entrepreno, spertis egan kontraŭstaron inter la entreprenistaro. Ili oftege penis malhelpi la elekton de perantoj, timante, ke per tia organizado la laboristaro pli k pli klaskonsciiĝas k ekspostulos plibonigojn multrilatajn. Malgraŭ la ĝenerala kontraŭstaro de l’mastroj, la elektoj sukcesis bone, ĉar la malhelpantajn mastrojn oni punas laŭleĝe. Ankaŭ nun ne plu la mastroj havas rajton maldungi la laboristestrojn; se ili tion faros, ili estos punataj. Kelkloke la laboristoj eĉ devis surŝultre forigi la agentojn de mastroj el la elektolokoj, por efektivigi siajn elektojn.
Laŭ laborstatistiko estis dum pasinta jaro en Estonio nur 5 strikoj. 4-foje la laboristoj strikis pro tio, ke ili ricevis tre malregule, aŭ dum longega tempo tute ne ricevis salajrojn. En tiuj striketoj la laboristoj venkis. En kvina kazo laboristoj postulis salajrplialtigon, parte je 20 %, parte pli. La mastroj plialtigis la salajron je 20 %, sed en la fako, kie oni postulis pli grandan salajrplialtigon, ĉiuj laboristoj, nome 32, estis maldungitaj k anstataŭ ili estis dungitaj novaj.
La malobeo al laborprotektleĝoj, fare de mastroj, okazis en pasinta jaro 7102-foje (en antaŭa jaro — 5733). Nur 1307-foje la laborprotekt-inspektistoj (kiuj ja plejparte estas burĝoj, enoficigitaj de burĝaj registaroj) faris protokolojn al mastroj k 1227-foje ja mastroj ricevis monpunon pro malobeo al tiuj leĝoj. Ordinare, kiel montras la statistiko, la inspektistoj nur faris al la mastro rimarkon. Ankaŭ la monpunoj ne estis konsiderinde altaj, tial la mastroj tre sentime malobeas al tiaj leĝoj.
Neeme Ruus (15 428).
Letero el Finnlando.
En Finnlando agis dum la lastaj 2 jaroj faŝista reakcio per tre fiaj rimedoj. Preskaŭ ĉiun tagon oni povis legi pri mortigoj, vundoj, forpeloj trans la rusan limon ktp. La agado unue estis direktita kontraŭ komunistoj, sed samtempe ankaŭ kontraŭ ĉiuj lab. organizoj. Eĉ liberalaj burĝoj ne sav-
— página 6 —
iĝis. Oni ja konas la peraŭtomobilan forpelon je eksprezidanto Stohlberg.
La komunista movado, kiu estis ŝajne forta, sed fakte malforta, falis ĉe la unuaj atakoj de l’faŝistoj. Preskaŭ nenia kontraŭago estis videbla. Depost tiam ĝi entute ruiniĝis, k nun oni ne plu aŭdas pri ia komunista movado en la lando.
La faŝista reakcio nun havas sian atakobjekton en la socialdemokrata k la kleriga lab. movado. Tiuj tamen ne estas facile ruinigeblaj, k ni povas diri, ke neniam faŝistoj povas pereigi la socialdemokratojn en Finnlando.
Nun ŝajnas, ke ni baldaŭ denove povos kolekti la disigitan laboristaron k komenci ankaŭ fortan klerigan laboron. Tiam ni ankaŭ esperas, ke esperanto komencos vivi k flori inter la laboristaro. Lab.Esperanto-Asocio agas, laboristaj turistoj povis praktike montri la grandan signifon de mondlingvo. En niaj najbaraj landoj, en Estonio k en Svedio estas esperantomovado forta k ni penas sekvi ilin.
La venontan someron okazos en Helsinko Nordlandaj junsocialistaj tagoj. Tiam ni inter la junularo agantaj K-doj aranĝos internacian feston, en kiu la tuta programo estos esperantlingva, por montri, ke esperanto jam nun estas vere vivanta internacia lingvo. La programon faras entute junsocialistoj mem en nordlanda skalo. Estas esperebla, ke esperantistaj socialistoj tiam multnombre kolektiĝos en Helsinko.
Väinö Ahde (13 898).
Poezio malaperas . . .
Stato de ministoj en sveda Laponio.
La plej bonan staton inter la sveda laboristaro havis ĝis lastaj jaroj la ministoj en Laponio, en ferercmineja distrikto. Ilian bonan staton komparis la esp.-instruanto Henriko Seppik antaŭ unu jaro en „Heroldo» kun la stato de estonaj profesoroj! Vere, tie ĉi multaj ministoj havas proprajn domojn k ili havis ĝis pasinta jaro salajron bonegan, 400—500 kr. monate. Dum somero ili aranĝis por si k sia familio longajn vojaĝojn al meza k suda Svedio, ne tro malŝparante monon.
Nun subite tia poezio malaperis. Ĉie oni rimarkas ŝparegemon, la meblaro ne plu multe noviĝas per novaj pecoj, ktp. Kio do okazis? Svedion ja ne turmentas la militŝuldoj, nek aliaj internaciaj financaj devoj. Erco en ercmontoj ne elĉerpiĝis, ankoraŭ Laponio havas en sia tereno 900—1000 milionojn da tunoj da fererco, kiun prilabori oni povas per nuna kvanto da laboristoj dum pli ol 200 jaroj.
La kaŭzoj estas ekster Svedio. Ercon uzas ja aliaj landoj, plejparte (60 %) la germana Rur-industridistrikto. Tie la laboro haltas aŭ plimalgrandiĝis, sekve ankaŭ tie ĉi oni devas de tempo al tempo maldungi jen 100, jen 200, jen pli da laboristoj! Tiuj, ofte familipatroj, devas kun sia tuta familio forlasi la malvarman polusdistrikton, restigante siajn domojn tie ĉi sen loĝantoj, ĉar ne ekzistas aĉetantoj. Jen oni vidas en Porjus, kiel staras malplenaj multaj laboristaj domoj, kies mastroj forloĝiĝis al aliaj partoj de la lando, esperante tie trovi almenaŭ ian laboron, ĉar tie ĉi, en la ercregiono, ne ekzistas alia industrio krom ercminado.
Ne helpis, ke multaj laboristoj estas maldungitaj. Laboro ne sufiĉis ankaŭ por la restintoj. Oni laboras nur 4 tagojn semajne. Nun la laboristoj gajnas nur 250—300 kr. monate, devante pagi el tiu sumo tre altajn impostojn, komunumajn k asekurajn, kiuj ofte forprenas de laboristo ĝis 75 kr. monate! La familiaj loĝejoj kostas 50—70 kronojn monate, por soluloj unu ĉambro 30—40 kr. Tutmonata manĝo en manĝejo kostas 75—100 kr. Ne plu oni havas rajton paroli belajn vortojn pri bonega stato de l’sveda laboristaro.
Senlaboreco ne regas nur inter la ministoj, sed ankaŭ ĝenerale. Minejoj laboras nur 4 tagojn semajne k kun pli malgrandigita laboristaro, sekve, ankaŭ la trafiko sur fervojoj pli malgrandiĝis k oni maldungas la fervojistojn.
La ercregionaj urboj en sveda Laponio havas saman sorton, kiel multaj usonaj minejurboj. Tie ĉi la urboj aperis nur post la jaro 1898, kiam oni komencis laŭplane la laboradon en minejoj. Laboristoj venis tien ĉi el la tuta Svedio. Nun, kiam la laboro tie ĉi haltas, ili reiras al siaj hejmaj lokoj, kie estas iliaj parencoj. La urboj, okaze de l’absoluta laborhalto, preskaŭ malpleniĝos.
N. Ruus (15 428) el Estonio.
Resumo de senpartia enketo tra Sovetio.
(Fino. Vd. antaŭan n-on).
Fraŭlino Elnjo Majar (Maillart), pri sporto: „… sed mi devis forveturi admirante la inteligenton, kun kiu oni tie okupiĝas pri ili k enviante ilian sorton, decidojn k garantiatajn asekurojn… — oni antaŭe diris al mi en Parizo, ke la rusa junularo estas interesa k mi revenas aldonante, ke ĝi eĉ indas gratulon k helpon…»
Grafo Karolyi, pri la agrara revolucio de 1928, konkludas: „… antaŭ tiu ega eksperimento pri socialisma ekonomio, oni povas sin teni por aŭ kontraŭ, sed nei ĝian historian gravon por la rusa ekonomia vidpunkto, same kiel por la vidpunkto de l’monda politiko estas neeble por ĉiu prudenta homo. Estas la unua fojo dum la historio de l’civilizo, ke ŝtato enkondukas ekonomian administron en tiom vasta skalo k precipe en unu el la plej malantaŭaj agrarlandoj de la civilizita mondo. … La problemo, kiu nun stariĝas, estas jena: Se la ekonomia metodo adoptata de Sovetio sukcesas atingi sian celon — pri kio mi ne dubas, de kiam mi vidis per miaj propraj okuloj tion, kio okazas nuntempe en Sovetio, — ĉu ĝi ne devigos la alian duonon de l’mondo sekvi la saman ekzemplon?! Ĉar tiuj du tute kontraŭaj sistemoj, kapitalisma k socialisma, ne povos resti longtempe unu antaŭ la alia. La rusa ekonomia „plano» estas pli ol devizo; ĝi estas realo; ĝi estas la ĝenerala linio de politiko, kiu penetras eĉ en la plej izolitan vilaĝon de tiu vasta lando k kies taskon la kamparanoj plenumas entuziasme. Tiu „plano» estas tiom ĝoje akceptata de la kamparanara volo, ke ĝi donas la impreson pri la hierarkio de l’moderna armeo… La ekonomia stabo de Sovetio ellaboras la necesajn mezurojn, kiuj estos detale aplikataj al la diversaj branĉoj de la socia organizado. La harmonio inter la konsumado k la produktado estas ebla nur tial ke la ekonomia stabo posedas ĉiujn riĉojn de la lando k samtempe ne estas ĝenata de tia anarkio, kiu vole nevole produktiĝas ĉe individuisma ekonomia sistemo.
En tiaj kondiĉoj oni ĉiam havas avantaĝon, ĉar se okazas eraro en la taktiko, oni facile ĝin trovas k riparas dank’ al atento, kiun la direkcio donas konstante al la tuta ekonomio de la lando, aplikante nur mezurojn, kiujn la sperto liveras dum preparaj provoj. Cetere, la agrara ekonomio direktata socialisme havas avantaĝon super la kapitalisma, ĉar la unua sistemo utiligas tuj la teknikajn progresojn dank’ al la unuiĝo de la kampoj k la scienca spirito, kiu direktas la tutan laboron, dum la dua interrompas tiujn progresojn pro la divido de la kampoj k industrioj k la konservemo de la kamparanoj precipe, kiel oni povas konstati en Usono mem. … Estas fakto, ke por tio Sovetio bezonas multajn teknikajn kadrojn; tial ĝi estas devigata dungi plue 25 mil fremdajn specialistojn dum la jaro 1932; tamen, baldaŭ Sovetio sukcesos havigi al si tiajn kadrojn el siaj propraj anoj dank’ al siaj riĉaj fontoj. … Ne estas malpli fakto, ke tiaj malhelpoj ĝenas la rapidon al socialismo, sed mi reportas jenan certon: same, la direkto de la agrara ekonomio, kiel la kolektivemo en la kampaj laboroj, ambaŭ faktoroj ripozas sur la spontanea volo de tiuj vastaj amasoj kiel cemento. Reiri al individua ekonomio estas ne imageble por ili, k kredi, ke estas la diktaturo, kiu trudas al ili tiun sistemon, estas eraro, ĉar eĉ la ĉiam grumblantaj maljunuloj komprenas, ke la maŝino estas ne nur multe pli produktokapabla k fonto de prospero por ili, sed ke estas eĉ neeble al la kulakoj disponi pri tiom
— página 7 —
perfektaj laboriloj; k plue ili vidas jaron post jaro la kreskon de la produktado en siaj kolektivaj laboroj. Krome la nuntempa registaro havas la junularon kiel plej fervoran defendanton, kiu estas entuziasma partiano de la kolektiva ekonomio.
S-ro M. Ŝadurn (Chadourne) pri kontraŭreligia movado: „… la programoj de la lernejoj konsistas el diversaj specialaj kursoj, el darvinismo k scienca materialismo … la ateista librejo nur dum la lasta jaro eldonis 300 verkojn pri darvinismo, astronomio, etnografio k primitiva menso. Plie ĝi eldonis kelkajn tradukojn: „Kiel la homo iĝis homo» (de Darvin), „la franca revolucio k eklezio», „la bapto de Rusio» ktp. Krome oni eldonas diversajn sendiulajn gazetojn en multaj naciaj lingvoj k ankaŭ en esperanto. La pastroj antaŭ tiu ĝeno penis fondi „ruĝan eklezion» por pli bone saboti la Planon, certe, ĉar ili diras, ke „homoj ne devas plani, nur dio tion povas k rajtas», sed la ŝtato ne rekonis la koloron de tiuj eklezioj…»
S-ro E. Tranin, pri politikaj malliberuloj: „… same en la insulo Vaigaĉa kiel en Solovecki, la malliberuloj aspektas en bonaj fizikaj kondiĉoj k ili povas esti tuj liberigataj, se ili akceptas la registarajn kondiĉojn. Por tio ili nur bezonas honore k lojale promesi apogon al la Sovetia reĝimo… Malliberigita grafo, kiu partoprenis la kontraŭrevolucion de Ramzin, deklaris al mi, ke precipe la vivo en Solovecki estas multe pli bona ol en urbaj malliberejoj; en Solovecki la malliberuloj ne loĝas en komunaj barakoj, sed en apartaj ĉambroj. Kiam ili tien alvenas, oni klasigas ilin laŭ aĝo, sanstato k profesio; tial ili sin trovas relative sufiĉe feliĉaj, malgraŭ sia sorto. Ekz. la profesoroj laboras en bibliotekoj, la scienculoj en bone instalataj laboratorioj ktp. La ŝtato finance zorgas pri tiuj teknikaj instaloj ĉe malliberuloj celante utiligi la ŝatatajn konojn de tiuj homoj. Dum la ripoztagoj ili rajtas fiŝkapti por si mem aŭ ĝardenkulturi laŭvole. Ilia salajro estas pagata per speciala mono, kiu cirkulas nur en ilia kampo, sed kiam ili finas sian punon, tiam ili povas ŝanĝi ĝin en tutlandan monon. Tion oni faras por eviti la forkurojn… Kiam oni demandis al ili pri la torturoj tiom pridiskutataj en niaj landoj, ili respondas modeste: „Sufiĉas la perdo de nia libero, por ke ni morale sufiĉe suferu k tio ankaŭ sufiĉas por nia puno.» Materie ili estas pli bone ol aliloke… Demandite, ĉu oni povas raporti, ke ili ne plu estas traktataj beste kiel en la caraj inferoj, ili respondis, ke jes, kvankam ili ne neas siajn krimojn…»
S-ro E. Ŝrajber (Schreiber) pri turismo: „… La eniro en Sovetio estas principe libera al ĉiuj fremdlandanoj, kiuj plenumas la formulojn. Escepto estas farata al tiuj politikuloj, kiuj iel atakis la Sovetian registaron, ĉu per skriboj, ĉu per paroloj… Ne ekzistas en la mondo lando, en kiu oni povas tiom libere viziti la instituciojn, politikajn aŭ industriajn, kiel Sovetio, ĉar tie ne ekzistas privataj sekretoj en la aferoj. — Leĝe, la kompens-mono (trinkmono) estas malpermesata. Ĉe la landlimo oni devas prezenti sian monon, por ke la registaro povu kontroli, ĉu la vojaĝanto ne kontrabandas rusan monon forportante pli ol li alportis… la rusaj vagonoj triklasaj estas transformeblaj dumnokte en litojn, por ke ĉiuj povu dormi. La sovetiaj turistaj institutoj
[BILDO p.7 | 36,27,58,59] Foto de Stalin staranta en longa mantelo kaj kaskedo, kun pipo en la buŝo kaj gazeto en la mano. Subskribo: STALIN
estas unu el la plej oportunaj iloj por tiuj, kiuj deziras tien vojaĝi. Dank’ al ili, oni vivas multe pli malkare pro la rabatoj konsentitaj al iliaj klientoj. Krome ankaŭ ekzistas specialaj ejoj „nur» por fremdlandanoj, en kiuj oni povas trovi ĉiujn burĝajn akcesoraĵojn. Tiuj ejoj nomiĝas: Torgsin k ĝiaj varoj ne estas pli karaj ol alilande, ĉar la registaro tiel aranĝas speciale, por ke la turistoj ne ĉesu viziti Sovetion pro manko de burĝaj komfortaĵoj k ankaŭ por kontentigi milojn da fremdaj inĝenieroj, kiuj nuntempe laboras por Sovetio. La rusoj estas ĝenerale tre akceptemaj rilate al fremduloj. Ili diras, ke la fremdaj gastoj devas viziti kiel eble plej multe en Sovetio por povi raporti eksterlande kiel eble plej konkrete…»
S-ro R. Frank, oficiro, membro de la franca milita misio ĉe la caro, pri la rusa revolucio: „… k post dek du jaroj, mi povis konstati lastjare, dum mia vojaĝo al Rusio, la mirigan progreson de tiu lando. Tiuj materiaj k sociaj progresoj ne nur konstante favoras la plej grandan parton de la rusa popolo, sed ĝia rapido eĉ mirigas ĉiujn eksterlandajn senpartiajn observantojn…»
S-ro A. Feiler, pri la ruĝa armeo: „… la plimulto el la soldatoj estas kamparanoj. Ili estas tre bone traktataj, speciale bone nutrataj, perfekte vestataj k ekipataj. Krom aliaj avantaĝoj ili ĝuas ankaŭ bonegajn klubojn. Oni donas al ili intensajn k regulajn instruojn, tiel ke je la fino de sia servo ili reiras hejmen konante precize la sistemon de la ŝtato, ĝiajn instituciojn k ideojn, kiujn ili povas siavice propagandi en siaj vilaĝoj. Samtempe oni metas tiujn homojn en kontakton kun la laboristaro de la urboj sendante ilin al la fabrikoj por ĝui la familiaran manieron de la laboristoj en la samaj distraj kluboj k ofte la soldatoj eĉ finas sian militservon laborante en la fabrikoj. Per tiu sistemo la eduko ricevita de l’supro estas kompletigata de l’malsupro per la reciproka penetrado de la spiritoj kun celo al konstanta fratiĝo inter soldatoj k laboristoj…»
S-ro E. Ŝrajber, pri organizado de l’ŝtataj institutoj k pri la G.P.U.: „… ĉe la instituciaj estraroj la sistemo ne povas esti pli demokrata. Ekz. respondeculoj estas nur tri, sed ili estas sendependaj en siaj taskoj; 1 politika direktoro, 1 teknika, ĝenerala inĝeniero k la prezidanto de la respektiva soveto, kiu reprezentas la tutan laboristaron de la entrepreno. Se laboristo faras ion malbonan, li estas juĝata ne de tiuj cititaj estroj, sed de siaj kunlaborantoj mem en speciala kunveno. Ĝenerale la punoj por la ordinaraj mispaŝoj estas nur kolektiva riproĉo, sed tion oni mencias en lia laborkajero, por ke, en okazo de intenca ripetado la lab. tribunalo povu juĝi, ĉu li devas aŭ ne suferi malaltigon de salajro kiel punon… Kaj pri la G.P.U., ni ne forgesu, ke ĝi estas nur la nomo de la ŝtata polico, la sama kiun en aliaj landoj oni nomas: „ŝtata sekuriga polico», t.e. polico, kiu garantias al la ŝtato ĝian ekziston. Ĝi, kiel en ĉiuj landoj, intervenas ĉe la migrado de fremduloj k ĉe ĉiuj dubaj aranĝoj. Sekve ĝi ne estas eksterordinara afero, kiel oni pretendas eksterlande…»
Postskribo: La sama revuo raportas ankaŭ pri labormanko, religio, prostituo, vagantaj infanoj, superstiĉo, higienmanko, salajr-diferenco, analfabeteco, ktp. Sed, ĉar oni bezonus duoblan spacon, mi resumas, ke ĉiuj tiuj caraj ĝermoj estas jam parte tute nuligitaj, parte preskaŭ. Cetere oni povas kontroli la lojalon de mia ĉi tiea traduko legante la originalon en la citita specialn-o de l’revuo, kiu estas aĉetebla en ĉiuj franciaj kioskoj. Troviĝas en ĝi ankaŭ malsamaj opinioj, sed mi ne volas, ke „S-ulo» kontribuu al vanaj atakoj de l’kapitalista ideologio; tial mi konkludas gratulante k dankante la simpatiantojn de l’Sovetia socialismo.
Soares.
— página 8 —
La klasbatalo tra la mondo
Pri Kentuki-procesoj en Usono.
Al dumviva enkarcerigo kondamnis la Kentuki-jurintaro la ministo n Ĝonz (Jones). La prokurora artifiko akuzi lin ankaŭ pri konspiro portis sian frukton.
La juĝisto instrukciis la ĵurintaron: „Se vi kredas laŭ la indicoj, ke la defendato intence kaŭzis aŭ instigis la morton de J. Daniels, konspirante, interkonsiliĝante, kuraĝigante aŭ instigante aliajn pafi k mortigi D.; vi trovu lin kulpa k nomu lian punon morto aŭ dumviva karcero». La ĵurintaro estis instruata trovi tian verdikton, kvankam Ĝonz ne ĉeestis dum la tempo de l’pafado. La ĉefpunkto en la akuzo temis pri konspiro. Evidente oni povas ĉiun sindikatan kunvenon nomi konspira kunsido. Ĉiu parolo pri „batalo kontraŭ la karbkompanio k ĝia helppolicistaro» povas esti konsiderata kiel incito al pafmortigo. Prave la defendanto diris, ke en ĉi tiu kazo ne la komunumo provas puni la viron, kiu mortigis Daniels, sed la „Karbkompanio Nigraj Montoj» provas ekstermi por ĉiam iun, kiu havas la kuraĝon aniĝi al la minista sindikato. La prokuroro provas detrui Ĝonz por detrui la unuiĝemon. Kondamno al Ĝonz signifus en la lando dum jaroj averton kontraŭ ĉia unuiĝemo.
Ĝonz estis elstaranta sindikatano dum 29 jaroj. Li posedas gvid- k parol-kapablon. Tia viro estas troa minaco al la profitoj de l’karbkompanio, kies ĉefposedanto subtenas unu el la plej elegantaj kurĉevalejoj en la lando. La defendkomitato daŭrigas sian batalon por la multaj akuzitoj k krome ankaŭ por li ĉe aliaj instancoj. Ĉu vi helpis tradukinte informojn k represiginte ilin en via gazeto por instigi al subteno?
1307.
Studentaj bataloj en Bulgario.
La studentaj manifestacioj kontraŭ k por la sanga profesoro Cankov daŭris dum pluraj tagoj. Kavaleriaj trupoj k fajrobrigadistoj atakis la manifestaciantojn. Antaŭ la parlamentejo, kie la tutan tagon manifestis la amaso, oni bruligis bildon de Cankof. Pluraj studentoj estas vunditaj. En la parlamento la prezidanto deklaris, ke li ne permesos al la amaso trudi al li iujn decidojn.
L. T.
Propagando en la lernejoj (Germanio).
La prusa episkoparo petis la kultministron ekagi kontraŭ la komunista propagando en la nelaikaj lernejoj. La komunistoj provas en kelkaj grandaj urboj, ekzemple en Breslaŭ, formi ĉelojn en la lernejoj invitante la infanojn aliĝi la Junspartakan Ligon (junpioniroj). Per flugfolioj la nomita Ligo admonas la lab. infanojn batali kontraŭ la reakciajn instruistojn, disvastigi siajn ideojn en siaj ludoj, promenadoj k kunvenoj, partopreni en komunistaj manifestacioj k helpi al la strikantoj (per monkolektado ktp).
T. S.
POR NIA MEDITO.
Saĝulo ne malatentas bonan parolon pro tio, ke ĝin eldiris malbonulo.
La kredo estas la substanco el tio, kion ni esperas, la atesto pri tio, kion ni ne vidis.
[REKLAMO p.8] ĈU VI SERĈAS VERKOJN DE POETOJ, KANTOJN? Konsultante la bibliotekon de SAT vi trovas jenajn eldonaĵojn: Prez-malaltigo! — Nova prezo! IZGUR, Nur volu! Unuamaja kanto de ribelo. 48 p. . . . . 0,60 mk.g. ĤRIMA, Poemo de l’Plugisto. Originalo. 56 p. . . 0,50 „ MIĤALSKI, Prologo. Bela liriko. Originalo. 64 p. 0,60 „ PROLETARIA KANTARO (kun muziknotoj), 180 p. . . . . . nur 2,00 „ k por amikoj de l’scenejo: NIA TEATRO. 2 teatraĵoj, versoj por deklamo ktp. 64 p. . . . 0,50 „ ADMINISTREJO DE SAT, Kolmstr. 1, LEIPZIG O. 27.
DISKUTEJO:
Multaj laboristoj ne estas socialistoj.
(Vidu la n-on 376/77.)
Mi nur povas aprobi la opinion, ke multaj proletoj ne estas socialistoj, eĉ se ili sin nomas tiel. Ne sufiĉas esti membro de socialista partio, pagi la kotizon k diri: jen, mi estas socialisto. Ofte mi miris, kiaj homoj pretendas esti socialistoj. La aŭstria soc.dem.partio antaŭ kelkaj jaroj tre fieris, ke la plimulto de la Vienaj policistoj apartenis al ĝi. Ho, oni skribis en lab.gazetoj, ke oni ne plu povas regi kontraŭ la popolo; eĉ la policistoj estas niaj K-doj. Sed venis la 15-a de julio 1927, kiam la Viena proletaro manifestaciis kontraŭ la malkondamno al murdintoj de laboristoj — k la samaj policistoj mortpafis 90 proletojn. La policdirekcio aranĝis novelekton de la profesia reprezentantaro k nur malmultaj policistoj konfesis sin kiel socialistoj. Vere la plej multaj policistoj, ĝendarmoj, ŝtatoficistoj ktp, kvankam devenante de la proletaro, nur estas simplaj egoistoj. Ili ŝajnigas sin esti socialistoj, — se tio estas oportuna. Sed ili tuj ŝanĝiĝas k simpatias kun la burĝa registaro, eĉ kun la faŝismo, se tio estas pli oportuna. En urboj, kie iu socialista partio atingis la regpotencon, tiaj homoj trudeme kaptas bonajn postenojn — per sia hipokrita socialista konfeso. Mirinde estas, ke tiuj uloj plej ofte sukcesas trompi la lab.partiojn, sed tio estus aparta ĉapitro pri „eraroj de la partia taktiko». Se oni logike konsideras la fakton, ke aro da bone pagataj homoj deklaras sin kiel socialistoj (sed ne agas k vivas kiel tiaj), oni devas demandi, kial tiuj personoj celadas la socialismon? Post ties efektivigo — almenaŭ en la komenca epoko — ili ja nur povus malprofiti. Oni malgrandigos — tute prave — iliajn salajrojn, forigos iliajn privilegiojn — je la favoro de nun maljuste troe ekspluatataj ministoj, vitroblovistoj ktp!
Laŭ mi, la egoismo de la homoj, inkluzive de la proleta klaso, estas la plej grava barilo kontraŭ la atingo de l’socialismo. Ne diru, ke post venko de la socia revolucio tiu stato likvidiĝos, kiel okazis k okazas ĝis nun en Sovetio. La egoismo (kulakoj, burokratoj, malutilantoj) ankoraŭ tute ne estas for en Sovetio. Sed ĝi almenaŭ estas kontraŭbatalata per edukado, partidisciplino ktp. Ni nur ne forgesu, ke la rusa popolo, ankoraŭ proksima al la naturo k iom malproksima de la okcidenteŭropa civilizo (konsiderinda avantaĝo!) pli inklinas al komuno k kolektivo. Estus dezirinde, foje esplori la socialisman problemon laŭ tiu ĉi vidpunkto (influo de la animstato).
Pensemulo.
Korekto. — Bonv. legi en n-o 376/77, fruntpaĝo, unua kolono, 16-a linio de malsupre, anst. „pluigas» — formovas (aŭ: antaŭenmovas).
— página 9 —
SENNACIULO 95
TRA ESPERANTIO
Publikaj leteroj al multaj SAT-anoj.¹
II
Karaj K-doj,
estu dankataj pro via malkaŝa eldiro, ke estis eraro miaflanke „intermiksi la laboristan sennaciismon kun la disvolviĝo de l’imperiismo.“ Nu, mi volas momenton konfesi mian „eraron“. Ni do forgesu aŭ tute malatentu la fakton, ke esperanto disvastiĝas paralele kun la enplantiĝo de industrio en iu ajn mondparto k stariĝo de grandaj fabrikoj, ĉirkaŭ kiuj ariĝas densa proletaro; ni supozu, ke Marks ankaŭ eraris, dirante, ke la socialismo rezultos el la plenmaturiĝo de l’kapitalismo, — kiu ne povas ne esti imperiisma; ni konsentu, ke la evoluo de l’homaro povus esti alia ol ĝi estis; ke estus eble konstrui socialismon en la plej antikva tempo k sekve, ke tio estas ankaŭ ebla nun en la primitivkarakteraj socioj, en kiuj regas ankoraŭ la totemismo.
Reve mi do volas prezenti al mi la eblon de idilia evoluo de malfruiĝintaj popoloj, kiujn oni povus konverti al socialismo per nura predikado; ke tute ne estas por tio necesaj la fervojoj, la ŝipoj, la presejoj, unuvorte ĉiuj maŝinoj k aparatoj konstruataj en kapitalistaj fabrikoj. Mi frapu al mi la bruston, pentante pri mia „eraro“, forgesante la instruojn de Marks k eĉ de Lenin, kiu klarigis, ke la imperiismo estas la „lasta stadio de l’kapitalismo“; mi imagu, ke la proletoj el Ĉeĥoslovakio, Polio k aliaj nacioj, kiuj batalakiris sian sendependecon, estas pli feliĉaj ol antaŭe. Nu, mi estas preta konsenti ĉion, kion vi volos, eĉ, ke ĝis nun estis la diablo, kiu direktis la historian procezon, sed ke de nun estos bona dio…
Sed, karaj K-doj, pri tio ne temas. La demando estas: ĉu oni havas en SAT la rajton erari? Kaj se ne, tio signifas, ke en nia Asocio oni ne plu devas akcepti ĉiujn tendencojn.
Estas evidente, ke la socialistoj eraras, se la anarkistoj estas pravaj; ne povas esti dubo, ke ĉi tiuj lastaj eraras, se pravas la komunistoj ktp. Se vi ne permesas eventualan eraron; se vi mem diktas la veron: kiuj ne konsentos kun vi, tiuj estos devigataj silenti aŭ forlasi vian vere veran verejon. Havu logikan sintenon: proponu do ŝanĝi la Statuton k postulu, ke SAT difinu al si severan politikan linion; tio signifas, ke nia Asocio fariĝu kvazaŭ partio aŭ sklave obeanta filio de iu el la jam ekzistantaj partioj.
Tion pli malpli konscie deziras partifanatikuloj; tion pli malpli kaŝe k artifike ili celas. Kaj ilia tuta opozicia agitado ideare fundamentas sur tia dogmeca spiritostato.
Via rimarkigo pri mia „eraro“ estus tamen tute prava, se mi mem proponus k celus, ke la sennaciismo fariĝu iu nova dogmo por la SAT-anoj. Sed ne estas parolite pri sennaciismo en nia Statuto. Neniam oni proponis oficialigi tiun ismon; k se iu tion farus, mi estus la unua por forte kontraŭstari. Cetere, se vi atente esploros la kolekton de „S-ulo“, vi povos konstati, ke dum la lastaj du jaroj aperis malpli da sennaciismaj artikoloj ol antaŭe. Tio estas fakto, kiu nerefuteble pruvas, ke la riproĉoj de partiaj ortodoksuloj ne havas realan bazon.
SAT ne estas dogmejo; ĉiu do havas la rajton „erari“ k la sennaciistoj ne postulas pli ol la internaciistoj…
Aliam mi montros, ke eĉ se oni volus trudi al SAT la programon de iu ajn partio, tio ne malebligus en ĝi ideajn konfliktojn.
Kaj se mi ne timus trolongigi ĉi tiun leteron, mi ŝatus montri al vi, ke vero dogme akceptita estas plejofte nur malvivaĵo, ke eraroj povas iafoje esti pli vivaj k sekve pli fruktodonaj ol iaj veroj senkritike encerbigitaj.
Ne pensu, ke mi paradoksumas k akceptu vere sinceran saluton de via
10-XII-31. E. L.
¹ Komparu la n-ojn 376/79 de „S-ulo“.
12-a Kongreso de SAT en Ŝtutgart (Germanio)
6.–11. aŭgusto 1932.
1-a Komuniko.
Spite la terura krizo, kiu nuntempe regas en Germanio, ni tamen akceptis organizi la SAT-Kongreson. Kvankam nia rondo estas ankoraŭ malgranda, ni tamen esperas kontentige plenumi la organizan taskon por ke la venonta Kongreso bone sukcesu. Ni alvokas ĉiujn lojalajn Gek-dojn subteni nin laŭeble.
Kongreskomitato: Estas elektitaj kiel respondeca komitato jenaj Gek-doj: Walter Neumann k Ulo (organizado), Franc Steiner (financaj aferoj), Rosel Wagner (sekretariino), Kurt Lehmann, Paul Schäfer, August Gais (ceteraj aferoj).
Kongresaliĝoj: Bonvolu baldaŭ anonci vian partoprenon per la ĉemetita aliĝilo. Per tio vi plifaciligas al ni la taskon.
Kongreskotizo: Pro la inflacio en diversaj landoj ni fiksis la kotizon sur la bazo de 0.60 dol.us. aŭ 15 francaj frankoj. Oni pagu la ekvivalenton laŭ monkurzo en la tago de l’pago. Aliĝoj, kun kies sendo ne okazas samtempa pago, estas senvaloraj. Al ĉiuj aliĝintoj ni sendos kongreskartojn. Pri pagmaniero vidu la aliĝilon aldonitan al ĉi tiu n-o!
Fakkunsidoj: La aranĝontoj de fakkunsidoj interrilatu kun K-do Neumann (adreson vd. sube).
Junulara tendaro: Ĝi okazos, se sufiĉe da junuloj interesiĝos pri tio.
Informpetojn oni direktu koncize al: K-do Walter Neumann, Stuttgart, Vogelsangstr. 66, Germanio.
Aliaj komunikoj sekvos.
Organiza Kongresa Komitato.
EL LA ADMINISTREJO
Laŭ decido de la 11-a Kongreso en Amsterdamo ekzistas en SAT ekde januaro 1932 tri kategorioj da membroj t.e.: aktivaj, aspirantaj k subtenantaj. Konforme al tio la Asocio eldonis novajn membrokartojn k sekve nuligas la antaŭajn. Ankaŭ tiuj estas nuligataj, kies posedanto jam pagis la plenan kotizon por la jaro 1932. La malnovajn membrokartojn ili tamen ne resendu. Al tiuj kiuj jam pagis la kotizon por 1932, ni sendos la novan membrokarton iom post iom, pro urĝa laboro, sed certe dum la daŭro de unu monato.
Aktiva membro, tio estas membro-abonanto, ricevas ruĝan membrokarton. Sur la antaŭa flanko estas la kutima teksto. Sur la dorsa flanko troviĝas 4 kadroj por la 1., 2., 3. k 4. jarkvarono. La kotizmarko estas la kutima, flava marko por aktivaj membroj, stampita per la datostampo. Plue troviĝas sur la dorsa flanko kelkaj linioj, kiuj servu por la kompleta adreso de la posedanto. Al aktivaj membroj, kiuj pagas per unu fojo por la tuta jaro, ni mem gluas en ĉiuj kvar kadroj la koncernajn kotizmarkojn. Kiuj pagas la aktivan kotizon kvaronjare, tiuj devas mem glui la kotizmarkojn de la 2., 3. k 4. kvarono. La unuan gluas la Adm.
Aspiranta membro povas fariĝi ĉiu persono, kiu scias aŭ lernas esperanton k aprobas la Statuton de la Asocio, sed pro iuj kaŭzoj ne povas aboni la oficialan organon de la Asocio, t.e. „S-ulo“. Konforme ni sendas al la aspiranta membro verdan membrokarton. Tiu ĉi kotizo estas pagenda per unu fojo. Aspiranta membro povas fariĝi ĉiutempe aktiva, se li (ŝi) ekabonas al „S-ulo“ k aparte tion deklaras. Tiu ĉi membro devas resendi la verdan membrokarton k ni anstataŭas ĝin per la aktiva (ruĝa).
Subtenanta membro ricevas flavan membrokarton. Tiu ĉi kotizo estas pagenda per unu fojo. Membroj de ĉi tiu kategorio povas fariĝi ĉiu persono, esperantista aŭ ne, kiu intencas subteni la organizon. Same la aliĝoj de grupoj, societoj, organizoj ktp. apar-
— página 10 —
96 SENNACIULO
tenas al ĉi tiu kategorio. La jara kotizo de ĉi tiuj lastaj (kolektiva aliĝo) estas minimume la triobla de la individua membro.
Krome, ĉiu novaliĝanto devas pagi la aliĝkotizon, fiksitan en nia tarifaro (vd. sur p. 89).
Ĉiuj tri kategorioj rajtas ricevi la Jarlibron de SAT. Adm.
Lab. Esperanto-movado en Nederlando.
La Federacio de Lab. Esperantistoj (LEA) fariĝis la plej granda esp. organizo en Nederlando kun 1850 membroj en 50 sekcioj k 23 per jara kotizo subtenantaj organizoj (aŭ sekcioj de ili). La aliaj organizoj esp-istaj (katolika, protestanta, neŭtrala) sume nombras ĉ. 3 000 membrojn. Ni eldonas dusemajnan gazeton (formato „S-ulo“) 8-paĝan en kvanto de 3000 ekz., senpage por membroj. Pro la tre malalta abonprezo (2 svis.fk. jare) ni per ĝi multe propagandas. Laŭ ni tio estas la plej bona metodo. De kiam ni starigis la gazeton, ni elspezis preskaŭ ³/₄–¹/₂ de la kotizoj por ĝi. Ne ŝparante la monon ni plej efike povis propagandi.
Pli k pli ni gajnas la simpation por nia laboro en lab. rondoj. Niaj sekcioj k membroj organizis sume ĉ. 60 kursojn kun 1800 kursanoj. Krome ni sukcesis kunlabori kun „Instituto por Lab. Klerigo“ (soc.dem.-tendenca), eldonante skriban kurson (25 preslecionojn de 8–10 pĝ.), kiu ĉiusemajne estas klarigata per radio. La elsendoj okazas ĉiudimanĉe de 8.30–8.55 h. (hol. tempo) pere de stacio Hilversum. La disaŭdigojn prizorgas la VARA (Lab. Radio-Asocio). Tial ke ni ne sufiĉe frue povis decidi, la kurso nombras nur ĉ. 700 partoprenantojn. Sekvantjare ni denove tenos tian radio-kurson. Ĉar ankaŭ la nelab. esp. organizoj havas multajn kursanojn k per la kristana radiostacio Huizen same okazas radio-kurso, ni povas diri, ke en nia lando miloj estas, kiuj lernas iel esp-on.
Nia Federacio starigis antaŭ kelkaj monatoj libro-servon, kiu bone ekfunkcias. Por pli ol 100 guld. semajne ni vendas (per abonsistemo, tiel ke oni povas pagi la mendojn en 10-monataj partoj). Tiel ni sukcesas havigi al la esp-istaro esp. literaturon. Pli k pli la SAT-libroj estas vendataj. Por SAT nun aktive ni laboras ĉi tie. Estas elektitaj du perantoj en Amsterdamo, kiuj komencis jam labori. La Fed.-estraro same subtenas ilian agadon per sia gazeto „Lab. Esperantisto“, en kiu ĉiudusemajne aperas pri k por-SAT-aj artikoloj. Pere de „Interkontaktilo“ (malregule aperanta ciklostilaĵo, kiu servas al pli intima kontakto inter Fed.- k sekci-estroj) ni agas same por SAT.
Cetere ni propagandas per la ĵurnalaro, ne forgesante eĉ la plej malgravajn. Tion faras ankaŭ la alispecaj esp-istoj. Por prilabori la gazetaron ekzistas en nia lando Gazetarservo. Sume aperis (de ni ricevitaj) ekz. en aŭg., sept., okt. en 77, 83 k 88 gazetoj 216, 189, 175 artikoletoj, informoj ktp pri k por esp-o k ankaŭ iel kontraŭ. Inter la gazetaro estas multaj lab. gazetoj. Speciale oni raportis pri la SAT-kongreso k la kursoj. Ĉiel ni k aliaj aktive agas en Nederlando.
H. W. A. (13 025).
Esperanto ĉe svedaj tramistoj.
Nur antaŭ nelonge fondiĝis la tramista klubo esperantista en Gotenburgo (Göteborg), kun celo propagandi espon inter la tramistaro, aranĝi kursojn ktp. Jam dekomence 40 K-doj aliĝis al tiu ĉi klubo. Unuj eklernis esp-on antaŭ 3–4 jaroj, aliaj estas komencantoj. Kelkaj apartenas al SAT, k ni malnovaj SAT-anoj streĉas nun ĉiujn fortojn por aligi kiel eble plej multajn kolegojn. Kiel prezidanton oni elektis la sekretarion de l’trafik-personara sindikato. Estas decidite, ke la klubo kiel eble plej baldaŭ interrilatu kun samprofesiaj kluboj alilandaj. (Vd. la tiucelan korespondanoncon en la antaŭa n-o de „S-ulo“). Ni fidas al la progreso de nia laboro! 12 287.
LEA-administrantoj!
Bonvolu sendi al la redaktanto de l’Jarlibro (adr.: SAT, 14, avenue de Corbéra, Paris XII) senprokraste la plej freŝdatajn indikojn pri membrostato, gazeto, adreso ktp.! Ni devas havi la informojn ĝis la 25-a!
Protestu kontraŭ la polia teroro!
SAT-membro 13 744 loĝanta nuntempe en Polio (li venis tien en novembro 1931) estis arestita la 10. 12. 31 kun ekzemplero de „S-ulo“ n-o 374/75 (en Krolemska Huta). Oni esploris lin k deziris scii, ĉu „S-ulo“ estas gazeto de l’IIa aŭ IIIa Internacio. Oni liberigis lin, sed konfiskis la „S-ulo“-ekzempleron.
Al redakcioj de ne-holandaj gazetoj!
Unu el la redaktoroj de la nederlanda socialdemokrata ĵurnalo „Het Volk“ (La Popolo) deziras ricevi la eksterlandajn esp. gazetojn. Se estas eble, vi bonvolu sendi al li pli malpli regule vian gazeton, por ke li el ili kompilu esp. rubrikon. Sendu almenaŭ tiujn ekz-ojn, en kiuj li povas trovi iajn faktojn. Tiu redaktoro ankaŭ komprenas kelkajn aliajn lingvojn. Sendu al K-do M. Wolters, red. „Het Volk“, Hekelveld, Amsterdam-C.
MEMORNOTO
Represis el „S-ulo“:
Geislinger Allg. Anzeiger, 27. 2., -feria vojaĝo en Italio, Industrial Worker, Chicago, 8. 12., Katol. intrigoj en Hisp. (368/9), Het Volk, Amsterd., priesp. sciigoj (372/3), Norrlandsfolket, Kiruna, 4. 12., Infanlab. en Est.
Priesper. artik. k notojn enhavis:
Rahva Sõna, Tallinn (plurfoje en dec.), L’Effort, Lyon, 5. 12., 19. 12., Le Travailleur Municipal, St. Etienne, 1. 12., Geislinger Allg. Anzeiger., 30. 11. (esp. ang.), Ruhr-Echo, Essen, 7. 11., Signalen, Stokh., 17. 12., La Dépêche d’Indochine, Saigon, 7. 10. (pri la Perer-vojaĝo, granda artikolo kun la portreto de K-do P.), Trumglap, Saigon, 13. 10. (indiĝenlingva gaz.; same grava rap. kun bildo de K-do Perer); Freiberger Volkszeitg. 12. 11., 17. 11.
Peresper. materialon enpresis:
Le Populaire, Paris, 14. 12. (sportservo), Norrskensflamman, Lulea, 5. 12.
*
La sveda fervojista gazeto Signalen eldonis specialan kristnasko-numeron bele prezentitan, en kiu troviĝas duonpaĝo esperantlingva redaktita de „Ernesto“.
NIA POŜTO
Al kelkaj. — Bone rigardu viajn gazetojn, ĉar la membrokartojn ni principe sendas kune kun la gaz. krom kelkaj esceptoj. Adm.
KORESPONDADO
Unu enpreso, simpla trilinia anonceto kostas 0,80 mk. g., ĉiu plia linio 0,50 mk. g. — Grandaj anoncoj kun kadro: po kv. cm. kostas 0,20 mk. g.
ARGENTINO
K-do Arizmondi Fulgencio, Carlos Pellegrini 238, Buenos Aires, kêl, pri div. temoj, L, PK.
GERMANIO
Koresp-adon dez. 2 junaj esp-istoj, kêl, pri ĉ. temoj, L, PI, PM, bfl. Certe resp. Adr.: Walter Nitschke, Burgstädter Str. 1 N, Göppersdorf-Burgstädt.
K-do Willi Hameister (bakisto), Schillerstr. 22, Rostock, kun Gek-doj el ĉl, pri div. temoj. Resp. garantiata.
LITOVIO
K-do L. Noreiko, Aušros al. 40, Šiauliai, serĉas por siaj 20 gekursanoj gekoresp-antojn en ĉl, pri ĉ. t., L, PK, PI. Resp. gar.
PORTUGALIO
K-do Leonel Da Cruz (lignoskulptisto), Rua Joaquim Casimiro 20 — 4-o D., Lisboa, koresp. pri nudismo, interŝ. fotojn.
SVEDIO
Studrondo serĉas koresp-adon kun Gek-doj ĉl, L, PK, PI, PM, ktp. Adr.: „La Studrondo“, Poŝtkesto 789, Stockholm I.
Nepre legu!
Mi dez. ricevi por esp. propaganda ekspozicio div. simbolajn esp. poŝtkartojn, sigelk glumarkojn, esp. insignojn, afiŝojn ks. Sendu multnombre k rekomendite! Mi rekompencas per div. ilustritaj ruslingvaj gazetoj. Petro Surjanenko, Valki, Ĥarkovska okruga, Ukrainio, Sovetio.
ENHAVO
| paĝo | |
|---|---|
| La katenita scienco | 87 |
| Memore al du grandaj revoluciuloj | 88 |
| Grava avizo por ĉiuj! | 89 |
| Granda striko en la Nederlanda teksindustrio | 89–90 |
| La situacio k okazoj en Usono | 90–91 |
| Novaĵoj el Estonio | 91 |
| Letero el Finnlando | 91–92 |
| Resumo de senpartia enketo tra Sovetio | 92–93 |
| La klasbatalo tra la mondo | 94 |
| Diskutejo | 94 |
| Tra Esperantio | 95–96 |
Presejo Oscar Wettig, Gelnhausen (Germanio)
N.º 381, 28 de enero de 1932
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
[BILDO p.1 | 28,3,72,13] Emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» antaŭ terglobo kun meridianoj kaj kontinentoj.
8-a JARO, N-o 381 — LEIPZIG, 28. / 1. 1932
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
APERAS dusemajne | REDAKTEJO: 14, av. de Corbéra, Paris 12e. – GVIDANTO: E. Lanti. – SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. – ADMINISTREJO: R. Lerhner, Kolmstr. 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS dusemajne
La vivo de l’laponoj en Svedio.
Gvidinte esperantajn kursojn en Kiruna mi ofte vidis laponojn sur la stratoj de la urbo, portantaj siajn naciajn, diverskolorajn vestojn k parolantaj sian lingvon, iom similan al finna k estona lingvoj. Tamen mi neniam alparolis ilin, decidinte iam mem persone viziti ilin en ilia vilaĝo.
Iun sabatan posttagmezon la gvidadon de lernantina esp. grupo afable anstataŭis K-do T. Svenson k mi povis kun K-do G. Karlson (Carlsson) viziti la plej proksiman grandan laponan tendaron en Renŝen (Rensjön) (la nomo signifas en esp-o — boaca lago). La akompano de K-do Karlson estis por mi tre grava, ĉar kutime laponoj ne estas sufiĉe afablaj kontraŭ eksterlandaj vizitantoj. K-do Karlson pli frue estis dum tuta jaro staciestro en Renŝen k tial konata al ĉiuj laponoj.
Jam survoje, veturante per la plej norda elektra vagonaro, kiu trapasas laŭlarĝe tutan Skandinavion de Luleo ĝis Narvik, ni vidis aregon da boacoj, nutrantaj sin per tundraj muskoj k herboj. Kiel mia akompananto sciis rakonti, ofte la boacaroj troviĝas sur la fervojo k ne foriras de ĝi, kvankam la lokomotivo ege signalas. Boacoj en sia morttimo nur kuregas laŭlonge de l’fervojo, sed tamen la vagonaroj estas pli rapidaj k senkompate mortigas la bestojn. Kelkfoje la nombro da mortigitaj bestoj atingas 50. La radoj de l’vagonoj estas kovritaj per boacsango, karn- k felpecoj pendas ĉe la malsupraj partoj de l’vagonoj. En la sekvanta stacio oni purigas la vagonojn k la pasaĝeroj kun plena trankvilo daŭrigas la vojaĝon.
Sed — la boacoj estas propraĵo de laponoj. Ĉiu boaco estas signita per speciala signo de la lapona familio. Ili estas trezoro de l’laponoj, sen boacoj ĉi tiuj homoj absolute ne povas vivi. Memkompreneble la laponoj ne povas kun trankvila koro toleri la mortigon, la forigon de sia trezoro. Post tiaj boacmortigoj de vagonaroj la koleraj laponoj venas al la stacidomoj k postulas monan rekompencon. Tio ankaŭ okazas laŭ la ŝtataj leĝoj: por ĉiu de vagonaro mortigita boaco lapono ricevas po 25 sved. kronoj, tio estas proksimume nur triono de la vera valoro de boaco.
[BILDO p.1 | 28,54,66,67] Foto: vintra pejzaĝo kun neĝkovritaj montoj; du boacoj, malalta sledo sur la neĝo kaj vestita lapono staranta apude.
Ĉe lapona tendaro.
Mi ne havis grandan feliĉon okaze de mia vizito al la tendaro, ĉar ankoraŭ la laponoj ne estis revenintaj de l’montaroj, kien ili vagas somere, sekvante siajn boacarojn, kiuj en la montaroj somere trovas pli bonan nutraĵon. Nur 3 familioj estis en la tendaro, kiujn ni ankaŭ vizitis. Tamen aliflanke mi havis pli grandan feliĉon, ĉar okaze vizitis tiun ĉi tendaron la gvidanto de l’laponoj el najbara tendaro, je distanco de ĉ. 150 km. Tiu ĉi maljuna lapona gvidanto, Nils Nilson Skum, povis rakonti al mi multe pri la lapona vivo. Interalie — li mem estas 59-jara, sed aspektas multe pli juna, ĉar li havas eksterordinare fortan sanon k, mirakle, duoblajn muskolojn en siaj manoj.
Kutime la laponoj loĝas en tendoj, kiuj estas konstruataj el tre diversa materialo. Ofte la tendoj estas torfaj, ofte simple teraj, ofte estas longaj bastonoj starigitaj tendforme k la interspacoj estas kovritaj per sekigita musko, sed kelkfoje la tendoj estas kovritaj ankaŭ per boacaj feloj. Kompreneble por la bezono de l’familia vivo estas uzataj pluraj tendoj — speciala por loĝejo, alia por bestoj, alia por nutraĵoj, ktp. Nature, mebloj ne estas uzataj. La laponoj sidas sur la planko, kiu vintre estas kovrata per feloj, ĉirkaŭ la fajro; ankaŭ en siaj lernejoj ili lernas sidante sur la planko. Varmiĝantaj ŝtonoj anstataŭas fornon k sur ili oni povas baki ankaŭ panon. Rapide estas pretigata kafo k la fremdulo povas gustumi nigran, fortegan laponan kafon, en kiun oni kutime metas ankaŭ iom da salo, por ke la gusto estu pli bona.
Lingvo, kulturo.
Babilante kun laponino evidentiĝas, ke ni bonege interkompreniĝas sen la helpo de tradukanto, ĉar la lapona lingvo estas parenca al la estona. Multaj vortoj estas tute identaj, aliaj estas similaj. Do mi parolas estone k ili lapone aŭ finne, mi mem ne scias kiel. Tuj mi povas konstati, ke la afablo kontraŭ mi kreskis, ili ne plu rigardas min kiel eksterlandan turiston, sed — kiel parencon, parolantan de ili komprenatan lingvon. Ilia lango nun kvazaŭ plie liberiĝis k ili preskaŭ pli multe demandas al mi ol mi ilin. Pli ol 6 horojn mi pasigis en iliaj tendoj k dometoj k poste estis absolute kontenta pri mia vizito. Mi demandis ankaŭ al ili la kaŭzon de ilia eventuala singardemo (malamo ĝi ne estas) kontraŭ
— página 2 —
98 — SENNACIULO
eksterlandaj turistoj. „Eksterlandanoj, same kiel multaj svedoj, rigardas nin ja kiel malsuperajn homojn, kiel muzeaĵojn, kvazaŭ ni ne estus samvaloraj kiel ĉiuj aliaj homoj en la mondo. Tamen ankaŭ ni havas nian kulturon, niajn verkistojn ktp. Nur nia dependo de niaj boacoj devigas nin migri somere en la montaroj k konstante ŝanĝi nian loĝlokon. Nun ni jam havas ankaŭ konstantajn loĝejojn, k kiel vi vidas, kelkaj el ni eĉ havas dometojn kun modernaj mebloj, kun horloĝo sur la muro k kun kuirforno en kuirangulo.»
Kompreneble mi ankaŭ vizitis tiajn moderne instalitajn dometojn, kiuj, cetere estas nur unuĉambraj, sed tamen multe pli puraj k pli riĉaj je meblaro, ol pluraj laboristloĝejoj en Estonio k eble ankaŭ en aliaj landoj. La laponoj havas ankaŭ devigan lernejon, somere ili lernas en iu loko, vintre en alia, laŭ sia loĝloko. Ferio estas aŭtune, ĉar tiam la loĝloko estas plej nedifinita k krome aŭtune okazas grandaj buĉadoj al boacoj, preparado k instalado de l’vintra vivo. En la lernejoj oni lernas svedlingve, eĉ en finnaj regionoj de Svedio: kie loĝas preskaŭ 100% da finnoj, la instrulingvo estas finna. Plejparte en finnaj lernejoj, same ofte en laponaj, la instruistoj estas respektive finnoj aŭ laponoj, sed ili ne havas rajton instrui en sia nacia lingvo. Jen — nacia libero en kapitalisma ŝtato. Kiel peniga laboro estas por ĉiuj infanoj unue lerni fremdan lingvon, jam ekde sia 8-a vivjaro, tion ĉiu komprenas. Kaj tuj la infanoj devas eklerni matematikon, geografion, ktp en la lingvo por ili nekonata. Ankoraŭ la religi-instruado en tuta Svedio estas deviga, memkompreneble ankaŭ tie ĉi.
Okazas ankaŭ, ke kelkaj laponoj ricevas pli superan klerigon, eĉ universitatan. Ĝis nun tiaj laponoj ne helpis al sia propra nacio, sed ili perdiĝis inter svedoj.
(Finota.) — Neeme Ruus (15 428) el Estonio.
Okaze de represo en iu ajn gazeto mi petas sendi al mi 2 ekz. de l’koncerna n-o laŭ adreso: N. Ruus, pk. 6 Tallinn, Estonio.
LENINA MEMORTAGO.
Jam forpasis 8 jaroj depost la morto de la granda revolucia gvidanto. Lenin mortis la 21-an de januaro 1924 en vilaĝo ne malproksima de Moskvo. Jam depost 8 jaroj (eĉ pli longe, se oni konsideras la antaŭirintan malsanon, kiu paralizis la fortojn de la titano) mankas Lenin al la Sovetia Revolucio. Li lasis pezan heredaĵon al la posteuloj: la socia reorganizado estis nur en komenca stato, la kreskigo de nova industrio, la terkultura kolektivigo estis nur skizitaĵoj, la privatkomerco vidis novajn perspektivojn por sia disvolviĝo post instalo de la NEP¹.
Estas interese relegi hodiaŭ la vortojn, kiujn skribis Lenin pri la neceso de l’elektrigo kiel kulturfaktoro, kiel antaŭkondiĉo por estigo de l’socialismo.
Red.
¹ Nova Ekonomia Politiko.
V. I. Lenin pri elektrigado.
Rigardu sur la karton de RSFSR¹: al nordo de Vologdo, al sud-oriento de Rostov-Dono k de Saratovo, al sudo de Orenburgo k de Omsko, al nordo de Tomsko — troviĝas tie senlimaj terspacoj, sur kiuj lokiĝus dekoj da grandegaj kulturaj ŝtatoj. Kaj sur ĉiuj tiuj terspacoj regas patriarkeco, duonsovaĝo k la plej efektiva sovaĝo.
Kaj en kamparanaj malproksimaj anguloj de l’tuta cetera Rusio? Ĉie, kie dekoj da kilometroj da intervojoj vilaĝaj — pli ĝuste, dekoj da kilometroj da senvojaĵo, — apartigas la kamparon de l’fervojoj, t.e. de materiala kunligo kun kulturo, kun kapitalismo, kun
[BILDO p.2 | 42,33,63,54] Portreto de V. I. Lenin (desegnaĵo): kalva viro kun lipharoj kaj pinta barbeto.
granda industrio, kun granda urbo, — ĉu ne superregas ĉie en tiaj lokoj la sama patriarkeco, oblomoveco², duonsovaĝo? Ĉu estas efektivigebla senpera transiro de tia stato superreganta en Rusio al la socialismo? Jes, ĝi estas efektivigebla, ĝis ioma grado, sed nur ĉe unu kondiĉo, kiun ni konas nuntempe, dank’ al unu grandega k finfarita scienca laboro, precize.
Se ni konstruos dekojn da regionaj elektraj stacioj (ni scias nuntempe, kie k kiel oni povas k oni devas konstrui), se ni donos per elektraj kondukiloj la energion el ili por ĉiu vilaĝo, se ni akiros sufiĉan kvanton da elektromotoroj k da aliaj maŝinoj — tiam ni ne bezonos transirajn gradojn, perantajn ĉenerojn de patriarkeco al socialismo, aŭ ni preskaŭ tute ne bezonos.
Sed ni bonege scias, ke tiu ĉi „unu» kondiĉo postulas ne malpli ol dek jarojn nur por laboroj de l’unua vico, k mallongigo de tiu limtempo estas efektivigebla, siavice, nur en okazo de la venko de l’proletara revolucio en tiaj landoj, kiel Anglio, Germanio, Usono. — Elrusigis Vjaĉeslav V. Kalaŝnikov.
¹ Rusa Socialista Federacia Soveta Respubliko.
² Oblomov estas negativa heroo en samtitola romano de la rusa verkisto I. Gonĉarov, k estis nenionfaranto, maldiligentulo.
Por ŝtopi la breĉon
- listo
| 55 | J. Aber (Sucy) | fr. fr. | 50.– |
| Nicolle (Semur) | fr. fr. | 15.– | |
| Peroux (Tours) | fr. fr. | 5.– | |
| Bonnet (Alger) | fr. fr. | 30.– | |
| Mandin (La Membrolle) | fr. fr. | 14.40 | |
| Pons Dan (Sidi bel Abbes) | fr. fr. | 10.– | |
| K-dino de Chavigny (Brest) | fr. fr. | 15.– | |
| SAT-Rondo k LEG (Le Havre) | fr. fr. | 56.– | |
| 7137 | Flottes (Parizo) | fr. fr. | 15.– |
| Boulay (Chaville) | fr. fr. | 5.– | |
| 16929 | S. Kump (Leitendorf) | ŝil. | 1.50 |
| 15529 | W. Prieger (Leitendorf) | ŝil. | 1.50 |
| 2301 | Hodekino (Kassel) | mk.g. | 2.– |
| 17253 | H. Hooghuis (Groningen) | guld. | 0.90 |
| 10614 | R. Göppner (Leipzig) | mk.g. | 0.85 |
| 5664 | J. Bauer (Dorog) | peng. | 2.– |
| 15548 | E. Svanström (Smalands) | kr. | 5.– |
| 16923 | B. J. Beekman (Groningen) | mk.g. | 6.05 |
| 17411 | Driesen (Rotterdam) | mk.g. | 1.50 |
| 174/913 | Familio Vogel (Leipzig) | mk.g. | 5.– |
| 13493 | Rahn (Berlin) | mk.g. | 3.– |
| 15738 | Sudan (Broc) | fr. sv. | 0.40 |
| 14260 | Olsson (Landskrona) | kr.sved. | 2.– |
| Heuting (Enschede) | guld. | 3.– | |
| 17134 | Linde (Zaandam) | guld. | 0.50 |
| 4691 | M. Sampson, (Torquay) | ŝil. | 2/6 |
| 13656 | J. Wouda (Rotterdam) | guld. | 1.– |
| 17331 | J. Kuiterman (Gem. Emmen) | mk.g. | 0.76 |
| Zamenhofvespero de Distrikto Amsterdam | guld. | 18.25 | |
| Sekcio Amsterdam I de LEA | guld. | 4.80 | |
| 17597 | D. Uitterdijk (Amsterd.) | guld. | 0.20 |
| 17325 | W. A. v. d. Ende (s Gravenhage) | mk.g. | 3.65 |
| 10746 | A. Fluder (Dortmund) | mk.g. | 1.– |
| 1618 | C. Santos (Buenos-Aires) | pes. | 0.40 |
| 13836 | E. Conte (Buenos-Aires) | pes. | 0.40 |
| 16524 | E. Castro (Istanbul) | f. turk. | 2.– |
| 10504 | A. Ramschak (Judendorf) | ŝil. | 1.25 |
| 4305 | L. Rosenbloom (Manchest.) | ŝil. | 4/6 |
Tra Nov-Jorkaj okulvitroj.
K-do Lanti memorigis al mi, ke mi iam estis „priskribonta, tute objektive», la labor- k vivkondiĉojn en mia fako. Li ripetas al mi „tian materialon sopiras legi niaj legantoj.» Pro tio mi devas klarigi, ke mi ne forgesis mian promeson, ankaŭ ke mia deziro al verkado en „S-ulo» ne malaltiĝis. Kio do okazis? Jam de longe mi senreviĝis pri la materialo, kiu aperadas en nia organo. Se niaj legantoj sopiras legi tian materialon¹, mi diras al mi, ke en tia okazo mi ne deziras verki por ili. Tamen mi scias, ke inter ĉiagazeta legantaro estas malplimulto, kiu
¹ Ĉar K-do Savil opinias utile konigi mian instigon k sian opinion pri la enhavo de „S-ulo», tio devigas min aldoni jenon: mi ne kredas, ke la legantoj deziras legi mensogaĵojn; ili certe tre volonte ekscius, kiom K-do Savil k liaj samfakanoj enspezas? kiom ili elspezas? kiom da horoj ili laboras? ĉu pena, laciga, teda estas ilia laboro? kiom da senlaboruloj estas? ktp. ks. — Oni tiel povus kompari la viv- k labor-kondiĉojn el Usono kun tiuj en aliaj landoj. Pri tiaj demandoj estas eble verki objektive, tial ke povas paroli nombroj k faktoj. Sed niaj legantoj ankaŭ ŝatas teoriaĵojn k sekve… — E. L.
— página 3 —
SENNACIULO — 99
deziras alispecan materialon; k por tiuj mi ŝatus verki. Al mi ne gravas, kies kulpo estas, ke la plejmulto da artikoloj estas fantaziaj, se ne tute mensogaj. La gvidanto de „S-ulo» asertas, ke li ne povas kontroli ilin k ke la verkantoj estas mem respondecaj pro ili. Mi preskaŭ ne legas gazetojn — ĉu ili estas kapitalistaj aŭ laboristaj — ĝuste pro tio ĉar ili mensogas en sia „propagando». Kaj mi malŝatas la penson, ke la legantoj juĝu mian artikolon same — ili havus ja la rajton juĝi ĝin laŭ gazeto, en kiu ĝi aperas.
La plej brila ekzemplo el Usono (mi eĉ ne mencias aliajn por esti tute certa pri la faktoj, kiujn mi devas esti kompetenta pruvi) estis la artikolo „Pri la Malpermeso de Alkoholaĵoj en Usono» (de SAT-ano 10472) („S-ulo» n-o 230). Tiun artikolon akceptis, ŝajnas, kiel veron multaj, ĉar ili tradukis ĝin kelklingven por nacilingvaj gazetoj. Multaj esp-istoj k neesp-istoj, sendube, legis ĝin k nun, kiam preskaŭ ĉiu scias pri fantazieco ĝia, ili ankaŭ scias, ke „S-ulo» ne estas dependinda gazeto.
Ĉi sube sekvas priskribo, kiu baziĝas sur vero, t.e. sur scio k persona sperto. Sed mi avertas vin, ke mi povas verki nur kiel mi scias k ne „komprenas» tiun troe uzatan vorton „objektive».
La bakista metio k la nutraĵ-industrio en Usono.
En daŭro de iom pli ol 30 jaroj okazis granda revolucio en la bak-produktado ĉi tiea. Tiu revolucio preskaŭ tute neniigis la metion. La maŝinoj prenis la lokon de la metiistoj k funkciigas ilin geknaboj sub estreco de duonkvalifikaj metiistoj, kiuj hieraŭ preskaŭ estis mem senspertaj knaboj. La mastroj scias, ke la malnovaj metiistoj, kiuj devis lerni la profesion dum jaroj, scias ĝin pli bone ol la duonkvalifikaj; tamen ili ankaŭ scias, ke la unuaj estas tro karaj por ili, se ili volas amasigi riĉaĵon. Do ili volas lernigi la nesciajn junulojn, eĉ se tio, ĉe la komenco, kostus al ili multe pro difektita k forĵetinda bakaĵo. Ankoraŭ nun, ĝenerale, la bakmajstroj povus gajni multe pli se ili laborigus alte salajratajn metiistojn, kiuj zorgus pri la ankoraŭ necesa mansperto-laboro k funkciigus la maŝinojn, anstataŭ lasi tion al malkaraj, sed nespertaj gejunuloj. Sed la inventado en tiu industrio progresas tiel rapide, ke la mastroj sentas, ke estus malsaĝe (de sia meminteresa vidpunkto) plue konservi la altajn salajrojn. Tial la salajroj k vivkondiĉoj de organizitaj bak-laboristoj malaltiĝas. Mi ne bezonas ĉi tie klarigi al klaskonsciaj gelegantoj, kial la salajroj k vivkondiĉoj de neorganizitaj laboristoj, en fako, kiu estas pli malpli bone organizita, staras sur preskaŭ sama nivelo kiel tiu de l’organizitaj. Kompreneble vi scias: kiuj ne „devas» esti membroj por ricevi „bonan» salajron k kondiĉojn pli tolereblajn, tiuj profitas, vole nevole, el la organizeco de la organiziĝintaj.
Antaŭ tridek jaroj, se la mastroj estus provintaj malaltigi la salajrojn, la afero estis tre simpla — oni nur bezonis striki. Kiam estas nur kelkaj maŝinoj k malmultaj senlaboruloj, aparte en industrio, kiu devas produkti ĉiutage freŝan varon, oni povas iam gajni per striko. Sed en lando maŝinprovizita kun milionoj da senlaboruloj, kiujn oni eĉ ne havus rajton nomi strikrompantoj, se ili okupus pozicion, kiun vakigas strikantoj, se oni ankoraŭ uzus (ho jes! oni uzas) tian strategion, oni estus ankaŭ kapabla sieĝi Verdun laŭ la maniero kiel la Pariza popolo sieĝis la Bastilon.
La senlaboruloj en la nutraĵ-industrio ricevas neniajn salajrojn k eĉ ne malbonajn kondiĉojn. La nuna krizo preskaŭ neniel kaŭzis tion. Nia „krizo» regas jam kelkajn jarojn — ĝi nur
Lastatempe trafis la redaktejon pluraj leteroj ne sufiĉe afrankitaj, por kiuj ni devus pagi altan punafrankon. Tiujn leterojn ni malakceptis k sekve la sendintoj ne miru, se ili ne ricevas respondon aŭ se ilia materialo ne aperas. La stato de la SAT-kaso ne permesas pagi por tiaj kromelspezoj.
intensiĝis pro la ĝenerala krizo. Sed la kaŭzoj de nia speciala krizo same kiel de la ĝenerala krizo estas la samaj. La kapitalismaj antagonismoj ne permesas, ke estu aliel — ni trapasas la malagrablan, sed neeviteblan evoluon de la lasta stadio kapitalisma.
Oni ne konkludu el la lastaj rimarkoj, ke, ĉar ĉio funkcias en ordo, tial ni devas nur trankvile atendi; ke, post kiam kapitalismo atingos sian finon, tiam Socialismo senprokraste ludos sian rolon. Tute ne. Kapitalismo, laŭevolue, povas finiĝi; tamen, anstataŭ bela socialismo, kiel Belami (Bellamy) en sia utopia romano ĝin pentras, ni trovus ĥaoson (mi ne povas uzi la vorton anarkio, por ne ofendi niajn anarkiistajn K-dojn, sed la marksanoj sciu, ke „anarkio» estas Marksa esprimo por tio) k sopirus al la nuna kapitalista ordo. Evolua ordo ne ĉiam signifas socian ordon. Ni devas aŭ scii kiel tion aranĝi aŭ suferi pro nia nescio.
Nun ni reiru al la periodo kiam, kiel mi jam priskribis ĉe la komenco de tiu ĉi artikolo, la maŝinaro en niaj bakejoj ankoraŭ ne ekzistis ĉi tie (ĝi jam ekzistis en Aŭstrio — ne miru, — Germanio k kelkaj aliaj landetoj). Tamen la honestaj gvidantoj en la Internacia Unuiĝo de Metiistoj-Bakistoj k Sukeraĵistoj (Journeymen Bakers’ and Confectioners’ International Union), kiu estas membro de Amerika Federacio de Laboristaro, instinkte ekkomprenis, ke la enpenetranta maŝinaro fine forigos la metion — la lerton de la metiisto. Se tiel estus, ili argumentis, ni devus ŝanĝi la formon de nia unuiĝo tiel ke ĝi akordiĝu iel al la fabrikada strukturo. Ili estis simplaj laboristoj k ne sciencistoj k ili ankoraŭ ne estis tuŝitaj de la koruptemo, kiu poste enŝoviĝis. La rezulto estis, ke ĉe sia tiutempa nacia kunveno la organizo unue ŝanĝis sian nomon (ne plu estis vorto pri metiistoj) je Internacia Unuiĝo de Bakej- k Sukeraĵej-Laboristoj (Bakery and Confectionery Workers International Union). Laŭ tiu nomo la delegitoj decidis, imitante la bierfaristojn, ke ĉiu laboristo (bakisto, inĝeniero², hejtisto, lavisto, librotenisto, balaisto ktp), kiu laboras en bakejo, sukeraĵejo aŭ biskvitejo, ne gravas ĉu la laboro estas metia aŭ ordinara, devas esti ano de la Internacio. Tion oni nomas amalgamo aŭ kunfandiĝo de diversspecaj laboristoj, ĉu lertaj, ĉu mallertaj, kiuj laboras ĉe fabrikado de unu komercaĵo, en unu nacian unuiĝon (la vorto internacia estas uzata nur en la senco, ke diversnaciaj homoj estas ties membroj, ne ke ĝi ampleksas diversajn naciojn). Bonvolu ne konfuzi tion kun Industria Unuiĝismo, kiu estas pli antaŭa paŝo — paŝo, kiu rezultas jam ne nur de la intuicia palpsento de needukitaj laboristoj, sed de dialektika metodo de sciencistoj-sociologoj. La ĉefa inter ili estis la usona marksisto Daniel De Leon.
S-ro Gompers, la tiama prezidanto de l’Amerika Federacio de Laboristaro, aŭ ne sentis la danĝeron de sia sistemo aŭ (kio estas pli kredebla) atendis la pluan evoluon; en ĉiu okazo li tiam ne kontraŭstaris la kunfandan sistemon de la bierfaristoj k bakistoj.
La nova organiza formo multe fortigis nian sindikaton, tiel ke la bakejaj mastroj, en sia oficiala organo, eksplendis per gvid-artikolo, ke „ili ne plu estas mastroj» — ke la sindikato estas ilia mastro. Tio estis, laŭ ili, kontraŭnatura ktp.
Plia paŝo antaŭen, pri kiu mi supre menciis, fariĝis en formo de manifesto en januaro 1905, kies plej gravaj punktoj estas jenaj:
„Sociaj rilatoj k grupiĝoj ne reflektas meĥanikajn k industriajn kondiĉojn. La grandaj faktoj de la nuna industrio estas, ke homa lerto estis anstataŭita de maŝinoj k ke la kapitalista povo pligrandiĝis koncentrigante la posedojn de iloj, per kiuj oni produktas k distribuas la riĉaĵon…
„Laboristaro tute senigita de la grundo k ilaro, ĝia metia lerto senutila, estas dronanta k kunfandiĝanta en konstantan amason de salajro-sklavoj. Ĝian rezist-povon rompas la meti-dividoj, kiuj ne akordiĝas al la nuna stadio industria… En tiu cirkonstanco de senpovo la laboristo estas devigata ak-
² Ĉu ne maŝinisto? — Red.
— página 4 —
100 — SENNACIULO
cepti ĉiajn kondiĉojn humiligajn, kiajn la mastro trudas al li. Li devas submetiĝi al korpa k intelekta ekzameno, kiu estas pli penetra ol tiu, al kiu devis submetiĝi la korpo-sklavo, kiam oni vendis lin en la aŭkciejo… Tiu ĉi sistemo ebligas nur ĉiaman lukton por ioma plibonigo, en la kadro de salajrosklaveco… Meti-dividado kaŭzas nescion politikan inter la laboristaro, tiel dividante ties klason same dum la elektoj kiel en la laborejoj, minejoj k fabrikoj… Meti-dividado malhelpas al kresko de laborista klaskonscio k ĝi naskas la ideon pri interesharmonio inter la dunganta ekspluatanto k la dungata sklavo…
„Universalajn malbonojn ekonomiajn, kiuj dolorigas la laboristan klason, oni povas forigi nur per universala laboristklasa movado. Tia movado estas malebla, dum oni faras apartajn meti- k salajro-traktatojn, kiuj favoras la mastrojn kontraŭ aliaj metioj en la sama industrio…
„Movado, kiu realigus la dezirindajn kondiĉojn, devus konsisti el unu granda industria unuiĝo, kiu devus ampleksi ĉiujn industriojn… Ĝi devus baziĝi sur la klasbatalo, k ĝian ĝeneralan administradon oni devus konduki en harmonio al la agnosko pri nesubpremebla antagonismo inter la kapitalista k la laborista klasoj.
„Oni devus fondi ĝin kiel ekonomian organizon de la laborista klaso, kiu ne ligus sin kun iu ajn partio politika…»
Kiel vi vidas, tiu manifesto ne nur kondamnas la meti-dividan formon de la Amerika Federacio de Laboristaro, sed ĝi malkaŝe montras al la laboristaro usona, ke ekzistas klasbatalo k ĝi samtempe sugestas, ke nur per forigo de la mastra klaso la laboristaro povus plibonigi siajn vivkondiĉojn. Unuvorte ĝi montras la sciencan organiziĝan vojon en Usono, aŭ en iu ajn alia lando, kies industria evoluo estas pli malpli la sama. (La lasta rezonmetodo estas de Frederiko Engels).
(Finota.) — Georgo Savil (1092).
ŜTATBANKROTO EN HUNGARIO.
Oficiale k praktike la hungaria ŝtato dekretis per la pagprokrasto sian bankroton; ĝi ne plu povas pagi la eksterlandajn ŝuldojn per samspecaj valutoj, sed nur per malmultvalora „pengo»¹. Krome la pagendan sumon ne rekte ricevas la eksterlanda kreditoro; ĝi estas enmetota ĉe la Hungaria Nacia Banko, ĉe kiu estas establita de la Banko por Internaciaj Pagoj konsilistaro, kun kies interkonsento „laŭ neceso» la hungaria registaro reguligos siajn debetojn al la eksterlandaj kreditoroj.
¹ Hungara mon-unuo.
Neniu estas surprizita, ĉar jam depost kelkaj semajnoj ĉirkaŭvagis la famo pri ĉi tiu afero. Kvankam la krizo delonge furiozas, la bankroto de l’hungara ŝtato ĝin ankoraŭ pliakrigas, ankaŭ ekster ĝiaj landlimoj. Samtiel efike, kiel la bankroto de l’aŭstria Rotŝilda Kreditinstituto en majo 1931 estis kaŭzinta internacian bankruiniĝon k montris al ni la intiman interligitecon de l’financkapitalistoj, la hungara ŝtata bankroto instruos al ni similon.
Al la nuna bankroto alviciĝos la aliaj, de la nun jam finance ekskuitaj ŝtatoj. La fakto, ke la hungara ŝtato kiel unua bankrotas, estas por la klaskonscia proletaro precipe kontentiga, ĉar estas ruinigita unu el la plej sangaj, brutaj, faŝistaj diktatorecoj, kiu ebligis al la bienaj, industriaj k financaj kapitalistoj la ekspluatadon al la laborula klaso kruelege. Ĉi tiu estas komplete subigita k senrajtigita.
PRO abundo de materialo ricevita ni devis prokrasti la enpresigon de kelkaj manuskriptoj. Ni petas komprenemon de la koncernaj K-doj!
Nun finfine la reĝimo de l’fusilo k pendigilo estas disfalanta, kun ĝi la lasta espero de la internaciaj kapitalistoj: la faŝista sistemo pruvis sian maltaŭgon k la nimbo kiel unika savilo estas for, ĝi ne plu povos esti agitilo kuraconta la ekonomian krizon.
La lavango ekruliĝas; jam estas aŭdeblaj la paŝoj de l’malsatantaj kolonoj — ili ribelas hodiaŭ: Morgaŭ? Morgaŭ blovegos la ŝtormo — Revolucio!
16 869.
Pri kooperativo en Germanio.
Al la amasorganizoj de la germana laborista klaso, kiuj povus plej forte subteni k akceli la batalon de la lab. klaso por plibonigo de la salajroj k laborkondiĉoj, kontraŭ la ĉiam novaj ekspluat-planoj de la germana trustkapitalo, apartenas la kooperativoj. Inter ili ankaŭ tiu de nia regiono Dortmund-Ham (Hamm) kun kvanto de 45 857 membroj. Sed ankaŭ en ĉi tiuj amasorganizoj la burokrataro kapablis, malatentante ĉiujn antaŭe aprobitajn decidojn k apogante sin sur ŝajna, tielnomata politika neŭtralo, tute liveri la kooperativojn al la interesoj de la kapitalistoj k trustregado.
Iam oni deklaris, ke la kooperativoj en la kapitalisma mastrumado estas konsiderendaj kiel insuloj socialismaj, ke estas eble per la helpo de kooperativoj pace venki super la kapitalisma sociordo. Depost la invento de l’„ekonomia demokratio» tiuj personoj disvolviĝis al plej entuziasmaj favorantoj de tiu teorio. La kooperativaj gvidantoj, same kiel la tendence al ili parencaj sindikat-gvidantoj, konsideras hodiaŭ la kooperativojn kiel parton de komunum-mastrumado, kiu estu vojo al la starigo de ekonomia demokratio, tiel perfidante la klasajn interesojn.
Laŭ raporto por 1930/31 mi konstatis, ke unuafoje nia distrikta kooperativo havis malprogreson, malgraŭ membra plimultiĝo je 3757. La kaŭzoj estas „senlaboreco, sekve neaĉetpovo; vaste aranĝita reklamo de ĉiuspecaj komercistoj; aĉeto de pli malbonkvalita nutraĵo». Krom tio estas menciita prez-malaltiĝo. (Sed salajro- k subvenci-malaltigoj kompreneble egaligas la prez-malaltiĝon.) La estraro alvokas la membrojn pli ol iam subteni sian kooperativon; ĝi diras, ke nur tiel estos eble plibonigi niajn vivkondiĉojn. La sekretarioj montris, ke ilia ĉefa lastjara okupo estis konservi la membrojn; ili konstatis krome, ke senlaboruloj, kiuj estas devigataj pruntepreni varojn ĉe privataj komercistoj, ne plu povas ĝui kooperativan avantaĝon.
Alia grava parto de l’raporto pritraktas la impostojn. Kontraŭuloj de kooperativoj volonte disvastigas la fabelon, ke la kooperativoj estas liberaj de impostpagoj. Fakte lastjare unu kooperativa vendejo pagis 2750.75 mk. germ. da imposto, dum proporcie privatkomercisto pagis nur 1620.73 mk. Al tio la estraro rimarkigas: „Per tio niaj membroj vidas, en kia granda amplekso la kooperativo estas ŝtata apogilo, kiel modere aspektas la ŝarĝo de l’privata negocisto, kompare kun la nia.» Menciinde estas ankaŭ, ke la impostoj por kooperativoj 46-obliĝis depost 1914.
Ankaŭ la ŝparmona sumo de l’membraro ne grave pligrandiĝis lastjare. Ĝi nun estas 2 593 152.07 mk.g. Tiu ĉi sumo estas donita al la kooperativo por plifortigi ĝian aĉetpovon. Sed la kooperativo transdonis 1,5 milionon al la urbo Dortmund, kiu ĝin uzas por domkonstruado. Unu sukceson akiras per tio ja la kooperativo: ĝi rajtas lui vendejojn en la novaj kvartaloj. Tamen la luprezo estas sufiĉe alta en tiaj domoj. Tiu sukceso estas facile komprenebla, ĉar la kooperativo agadas politike k religie neŭtrale.
Per nia ŝparmono dezirante rekte servi la kooperativon, ni devas vidi, ke ni subtenas la urbon, k ke la kooperativo helpas per altaj impostoj la ŝtatan kason. La membraro estas alvokata al plua subteno de l’batalo kontraŭ la alloga reklamo de l’privata komercistaro, sed ni subtenas efektive — per la kooperativo — la fundamenton de l’ruiniĝanta sociordo.
Jam Kaŭcki skribis, en 1902, en sia libro „La socia revolucio» pri la signifo de l’kooperativoj jenon: „Plej sendanĝeraj estas la kooperativoj. Ili pro sia pacema karaktero estas tre ŝatataj de l’kontraŭuloj de revolucia evoluo.»
H. F. (13 563).
— página 5 —
GRAVA AVIZO POR ĈIUJ!
Lastatempe ni ricevis de multaj K-doj instigojn tre kontraŭajn. Iuj diris: „Komence de 1932 vi nepre aperigu denove „S-ulo»-n semajne; vi organizu vastan varban agitadon k vi ne havu dubon, ke la nombro da abonantoj pligrandiĝos. Estu optimistaj, ĉiuj lojalaj k honestaj homoj estas kun vi…»
Sed aŭdiĝis aliaj voĉoj, la pli multnombraj: „Kvankam ni kore k anime estas ligitaj al nia bonega k nepre subteninda gazeto, ni tamen tre verŝajne ne povos renovigi nian abonon en 1932. Ni estas senlaboraj k perdis la esperon baldaŭ retrovi okupon; ni povos nur resti pasivaj membroj en nia kara SAT…»
Dum kelkaj semajnoj ni tre ŝanceliĝis por fari decidon. Estas tamen evidente, ke la nuna ekonomia krizo, kaŭzanta senlaborecon k mizeron, ne baldaŭ formalaperos. Estas eĉ timende, ke ĝi pliakriĝos k sekve trafos pli da niaj K-doj per senlaborigo. Tial, por ebligi al kiom eble plej da SAT-anoj aboni „S-ulo»-n, ni decidis malaltigi la abonprezon (k entute nian tarifon) k aperigi la gazeton nur dusemajne dum la daŭro de la ekonomia krizo. „S-ulo» aperos dekdu- k deksespaĝe k entute la legantoj ricevos preskaŭ la saman kvanton da legaĵo kiel antaŭe dum la semajna aperado. Tion ni povos fari malgraŭ la pli malalta abonprezo, tial ke ni ŝparas atentindan sumon en la afrankado per la dusemajna ekspedado.
Sendube ankaŭ la K-doj, kiuj vivas en iom pli bonstataj kondiĉoj k sekve estus pretaj pagi la ĝisnunan aŭ eĉ pli altan tarifon por semajne aperanta gazeto¹, komprenos bone nian decidon k kontentiĝos dume pri la nuna apermaniero.
Gek-doj! Diskonigu ĉie k ĉien nian novan plimalaltigitan tarifon! Atentigu pri la oportuna pagmaniero (partopagoj por ¼- aŭ ½-jara periodo), kiu ebligas al ĉiuj senescepte resti en niaj vicoj, legi „S-ulo»-n! Dispelu la indiferenton k la apation! Kuraĝige k optimisme varbu, varbadu kun la prezaro en la mano!… Kaj certe ni povos venke trapasi la krizon por povi poste antaŭeniri per decidaj paŝoj.
DIREKCIO DE SAT.
¹ K-doj, kiuj jam plene pagis laŭ la ĝisnuna tarifo al la Administracio (t.e. por la tuta jaro 1932), povos kreditigi al si la tropagitan sumon sur konto, aŭ … se ili volas, donaci ĝin por „ŝtopi la breĉon», t.e. ekvilibrigi la buĝeton.
Nova tarifaro de SAT.
| Lando | a) aktiva | b) aspiranta c) subtenanta | Aliĝmono | Nura abono al „S-ulo» |
|---|---|---|---|---|
| Argentinio, pes. | 6.50 | 2.– | 0.50 | 6.– |
| Aŭstrio, ŝil. | 13.– | 3.– | 0.50 | 12.– |
| Belgio, belg. | 13.– | 3.– | 0.50 | 12.– |
| Britio, ŝil. | 10.– | 3.– | 0.50 | 9.– |
| Ĉeĥoslovakio, kr. | 60.– | 15.– | 3.– | 55.– |
| Danio, kr. | 10.– | 2.– | 0.50 | 8.– |
| Estonio, kr. | 8.– | 1.50 | 0.25 | 7.– |
| Finlando, mk. | 85.– | 18.– | 4.– | 80.– |
| Francio, fr. | 40.– | 12.– | 2.50 | 35.– |
| Germanio, mk. | 8.– | 2.– | 0.50 | 7.– |
| Hispanio, peset. | 15.– | 5.– | 1.– | 13.– |
| Hungario, peng. | 10.– | 2.– | 0.50 | 8.– |
| Japanio, jen. | 5.– | 1.50 | 0.50 | 4.– |
| Jugoslavio, din. | 110.– | 25.– | 6.– | 100.– |
| Latvio, lat. | 10.– | 2.– | 0.50 | 8.– |
| Litovio, lid. | 18.– | 4.– | 1.– | 15.– |
| Nederlando, guld. | 5.– | 1.50 | 0.30 | 4.– |
| Norvegio, kr. | 10.– | 2.– | 0.50 | 8.– |
| Polio, zlot. | 15.– | 3.– | 0.80 | 12.– |
| Portugalio, esk. | 45.– | 10.– | 2.– | 40.– |
| Svedio, kr. | 10.– | 2.– | 0.50 | 8.– |
| Svisio, fr. | 10.– | 2.50 | 0.50 | 8.– |
| Usono, dol. | 2.50 | 1.– | 0.25 | 2.– |
Ĉiuj ne cititaj landoj pagu laŭ la tarifo por Francio.
Por ŝtopi la breĉon
- listo
Gek-doj O. Melton (Birmingham) mk.g. 5.– Sekcio Amsterdam XIII guld. 5.– 13025 H. W. Alings (Amsterd.) guld. 0.50 Sekcio Amsterdam I. guld. 0.15 15855 Fr. Bertram (Leipzig) mk.g. 0.50 17319 J. G. Rosell (Mälarhöjden) kr.sv. 5.– 16132 D. Cyprien (Sonvilier) fr. sv. 2.– 14562 E. Zachte (Amsterdam) guld. 1.30 7602 J. Harris (Leicester) mk.g. 4.– Libervolaj donacoj, Pelcman (Plzen) kr.ĉ. 45.– 13257 Polgar (Parizo) fr. fr. 50.– 9542 J. Wild (Zürich) fr. sv. 5.– 16664 C. Wijn (Hilversum) guld. 1.50 16340 Wilson E. (Halifax) ŝil. 2.– J. Wijngaarden (Bevervijk) guld. 1.50 „Nul Svedio» mk.g. 3.52 Sekcio Amsterdam II guld. 3.– 17484 C. Delsen (Amsterdam) guld. 1.– 1795 Hejda V. (Wien) mk.g. 1.45 14212 G. Douet (Vincennes) fr. 10.– 16905 (Störmede) mk.g. 0.79 Munoz (Paris) fr. fr. 5.– 492 Bonnet (Saint-Etienne) fr. fr. 5.– 16903 Verot (Saint-Etienne) fr. fr. 10.– 17157 Hoogendijk (Amsterd.) mk.g. 1.15 Kvar Helsingborgaj frakcianoj kr.sv. 5.– Klubo Esperantista de Tramistaro (Göteborg) kr.sv. 11.– Willesden-Grupo, BLEA (Lond.) ŝil. 7/6 13027 Rindler G. (Los Angel.) dol. 1.– 17340 Kurt Werner (Leipzig) mk.g. 2.– SAT-Rondo Nov-Jorko (E. Dann) dol. 11.50 Trebs-Weinhold (Leipzig) mk.g. 1.95 13157 Melton O. (Birmingh.) mk.g. 1.71
Granda striko en la Nederlanda teksindustrio.
En la mezorienta parto de Nederlando, en la regiono nomita Tvente (urboj Enschede, Hengelo, Borne k Almelo), estas multe da teksindustrio. Ĉ. 18 mil laboristoj havas okupon per ĝi: El ĉi tiuj estas ĉ. 78% organizitaj, ne en unu sindikato, sed en 4 diversaj. Ekzistas nome protestanta, katolika, socialdemokrata k liberecana sindikatoj; la socialdemokrata havas pli da membroj ol la 3 aliaj kune; la liberecana enhavas nur 5% el la tuta organizita tekslaboristaro. La fabrikestroj ĉiuj estas organizitaj en unu tutregiona unuiĝo. Kiam ĉe unu aliĝinta firmo okazas striko, la aliaj devos, ĉu per lokaŭto, ĉu alirimede, helpi ĝin.
La tekslaboristoj estas malbone salajrataj, laboras 48 horojn semajne k ne havas eĉ unu tagon da libertempo en la tuta jaro. En ĉi tiu industrio oni komencis en la lastaj jaroj raciigi. Sekve de ĉi tiu raciigo unu laboristo kun helpanto, kiuj antaŭe laboris ĉe 6 teksiloj, nun devas prizorgi 8, 10 aŭ eĉ 14 teksilojn k tamen la salajroj restis la samaj aŭ … eĉ malpliiĝis.
Ĉi tiu malbonigo kaŭzis ĉe la laboristoj grandan malkontenton k estigis ĉe unu fabriko en Enschede post intertrakto inter fabrikestro k sindikatoj decidon proklami la strikon, se la postuloj de la sindikatoj ne estos plenumitaj antaŭ la 17-a de novembro.
Kvankam ankoraŭ venis la regna interpacigisto, la konflikto ne estis solvita la 17-an de novembro. Tiam komenciĝis la striko. Unu semajnon antaŭe la entreprenistoj en nia tuta regiono sciigis, ke oni la 14-an de nov. malaltigos la salajrojn de ĉiuj laboristoj je 5%. Kompreneble la laboristoj ne volis akcepti tion. Ankaŭ la sindikatoj opiniis, ke oni ne povas konsenti. Ĉie oni atendis, ke la 24-an de nov. komenciĝos striko en la tuta industrio. Granda estis la entuziasmo inter la laboristoj. Sed en la lasta momento la estraroj de la religiaj sindikatoj (ne la membroj) ŝanĝis sian starpunkton k pro la granda krizo ili estis kontraŭ striko k ordonis al siaj membroj sub protesto akcepti la malpliigon. Malgraŭ la fortegaj protestoj de la membroj tio okazis. Dume la striko en la unua nomita fabriko daŭris. Post unu semajno la fabrikestroj sciigis, ke, se la striko en tiu fabriko la 28-an de nov. ne estus finita, ili la salajrojn de ĉiuj laboristoj en la teksindustrio denove plimalaltigus je 5%. En la sama momento, kiam oni tion sciigis, en 4 fabrikoj oni ĉesis labori, ne demandinte la opinion de la sindikataj estraroj. La socialdemokrata k kristanaj sindikatoj instigis siajn membrojn, ne striki, sed daŭrigi la laboron, dum ili decidus pri la rimedo kontraŭ tiun denovan salajro-malpliigon. La Federacio (la liberecana sindikato) opiniis, ke necesas tuj striki k per afiŝoj k alporoloj ĉe la fabrikoj ili instigis la laboristojn al tio.
La 30-an de nov. jam je la 7-a (la laboro komenciĝas je la 7½-a) granda amaso estis antaŭ la pordoj de la fabrikoj. Ege oni disputis pri tio, kio devas okazi. La rezulto estis, ke en Enschede diversaj fabrikoj ne povis funkcii; tie oni strikis. Tuj ekestis manifestacio, al kiu partoprenis proksimume 2000 strikantoj. Do, kio okazis ankoraŭ neniam, malgraŭ la kontraŭstaro de la tri sindikataj estraroj la striko estis fakto k la sekvontajn tagojn la nombro da strikantoj ĉiam pli k pli kreskis. Tamen la tri estr-
— página 6 —
aroj ankoraŭ ne finis sian filaboron. Sekvantan vesperon ili kunvenis k decidis, ke striko en ĉiuj fabrikoj komenciĝu la 14-an de decembro, k denove ili ordonis al siaj membroj eniri la fabrikojn; ke tiuj, kiuj tamen daŭrigus la strikon, ne ricevus financan subtenon.
Denove grandega ekscito inter la teksistoj k precipe inter la membroj de la Federacio. Kio estus la respondo? La respondo de la laboristoj estis, ke la nombro da strikantoj ankoraŭ kreskis. La 2-an de dec. dum la tuta tago okazis protestmanifestacioj antaŭ la oficejoj de la tri sindikatoj, precipe ĉe la socialdemokrata. Tiel fortaj estis la protestoj, ke jam samvespere la estraro de l’socialdemokrata sindikato devis ŝanĝi sian starpunkton k publikigis, ke ili finance subtenos siajn membrojn, sed ili ne volas esti respondaj pri la striko. Tiu ĉi komenciĝu la 14-an de decembro. Sed la 3-an la nombro da strikantoj preskaŭ duobliĝis. Nun jam estis proks. 8000 strikantoj. Tamen ankaŭ la mastroj ne dormis. Dum tiu tempo ili komencis dissendi leterojn, per kiuj ili sciigis, ke la strikantoj estas maldungataj. Sed la laboristoj nur ridis pri tio.
Tiel alvenis la 14-a de dec., k nun ankaŭ la tri sindikatoj proklamis la strikon, kiu nun estas fakto: 14 mil strikantoj (en kelkaj fabrikoj oni ne strikas). Tiel estas nun la situacio. Kio nun okazos, ni ankoraŭ ne scias, sed vere estas, ke la batalo de la teksistoj estos peza k malfacila. Tion ni jam ofte spertis. Tamen ankaŭ estas vere, ke la batalo estas bona k justa, tion pruvas la simpatio de la tuta nederlanda laboristaro.
J. P. (1940).
La situacio k okazoj en Usono.
Estas konstatebla ia ŝtelira timo inter la kapitalistaro usona. Pro ĝi ektremis la konfido al la nuna ekonomia sistemo ĝis grado ne komparebla kun la relative tre granda egalanimeco de kapitalistoj en Eŭropo. La usona kapitalistaro ja alfrontas la prokrizan mizeron nur depost kelkaj jaroj, sed ĝi estis ĵetata en la mizerondegon subitege, dum en Eŭropo oni alkutimiĝis dum jardeko al la sama stato.
Tiu ĉi maltrankvilo esprimiĝas en la tuta gazetaro per reklamo-militiro kun la celo „restarigi la konfidon». Ĝi estas kvazaŭ la plej grava okupo de ĉiuj politikistoj. Oni uzas tiucele plej ridindajn rimedojn, ekz. ĉiu fama k fameta persono almenaŭ ĉiusemajne profetas la revenon de la „prospero» k diras, ke „ĝi estas ĝuste malantaŭ la angulo». Tamen oni komencas singardi en la rondoj de la antaŭdiristoj.
Gravega bankĵurnalo insistas, ke okazu pli da salajromalaltigoj k diversspecaj kostoreduktoj, kiuj signifas maldungon al multaj laboristoj. Estas notinde, ke ĝi kontente rikanas, ĉar „la laboristoj propravole (?) konsentis al salajroreduktoj».
Laŭ ĝi bankrotoj de bankoj iom malpliiĝis. Estas interese, ke la laboristoj eksciu, ke dum nur la unua semajno en novembro 76 bankoj devis fermi siajn pordojn pro nepagpovo. Tiu nombro jam indikas malpliiĝon, ĉar dum oktobra semajno bankrotis 166. Oni povas imagi, kia paniko regas inter la deponintaro. Multegaj laboristoj perdis siajn ŝparaĵojn, kiujn ili esperis havi dum „malbonaj tempoj». Inter la grandaj bankrotintoj ankaŭ troviĝas la plej granda „laborista banko».
[BILDO p.6 | 39,27,66,54] Foto de grandaj nubskrapuloj en usona urbo, vidataj de malsupre.
Kiom akraj estas la efikoj de la anima premiĝo, videbliĝas el la fakto, ke fariĝis kutimo lui malgrandajn loĝejojn k du aŭ pluraj familioj kunloĝas en unu hejmo, malgraŭ ke troviĝas multaj malplenaj apartamentoj. Rezulte el tio domposedantoj ne povas amortizi siajn ŝuldojn k oni forprenas ilian havon. Post tio bankoj devas retranspreni la „frostiĝintajn pruntedonojn», el kiuj ne enspeziĝas rentumo.
La plej akrajn kapdolorojn ĉe la usona kreditormondo kaŭzas la bankroto, kiu ree minacas al la germana respubliko. Ju pli la sentimento turnas sin al la nacisocialistoj, des pli da zorgoj leviĝas ĝis nun ĉiumatene kun la kapitalisto. La gazetoj uzis fortajn vortojn kontraŭ partopreno de nacisocialistoj en la regado de Germanio. Sed pli k pli evidentiĝas la muta espero, ke post ekposedo de ministroseĝoj la laŭtaj krioj pri „revenĝo» de Hitleranoj forventoliĝos. Ju pli multiĝas la promesoj de la Hitler-granduloj esti bonkondutaj al la kapitalistoj, des pli da favorstrabaj rigardoj direktiĝas al la faŝismo. Oni spekulacias, ke la plenumpolitiko daŭros eĉ pli efike sub la egido de l’nacisocialismo. Almenaŭ ĉiu kontraŭstaro de la germana laboristaro malaltigi la vivtenadon al mezepoka nivelo estos certe dronigata en sango. Neniu alia forto povus tion atingi tiel bone kiel la faŝismo. Do, oni fariĝas konsentema k jam raportas ekprenon de l’potenco fare de Hitleranoj kiel tre baldaŭan okazontaĵon. Samtempe estas antaŭdirita nova inflacio interlige kun tio. La bilanco de l’germana regna banko montras nur proporcion de 26,7% da rezervoj kontraŭ la ŝuldoŝarĝego.
Kun granda reklamtamburado la urbestro de Nov-Jorko veturis Kalifornion „por liberigi T. Muni (Mooney)». Alsvarmis tien multegaj famaj politikistoj, el kiuj ĉiu subite malkovris sian bonan koron por fari la samon. Estas publika onidiro, ke pro politikaj konsideroj la elkarcerigo de Muni estas antaŭsciigita afero. Ili volas profiti la okazon por varbi voĉojn al siaj respektivaj partioj dum la elektoj en 1932.
La laboristoj ne fidu al la manovroj. Nepras daŭrigi la agitadon por la liberigo de Muni.
Kentuki-ministoj estas ankoraŭ sub minaco esti ekzekutotaj sur elektra seĝo. La unua el la granda nombro da akuzitoj estas malkondamnita. La ĵurintaro agnoskis ĉi-okaze la rajton pri memdefendo. Tuj la prokuroro proponis k akceptigis ŝanĝon en la akuzformulo, tiel ke nun la ministoj estas kulpigataj pri „konspiro k mortigo». La celo estas enkonduki debatojn pri „ruĝa k sanga komunismo» por antaŭjuĝigi la ĉesidantan ĵurintaron k artifike rezultigi kondamnon. La alveturigo k subtenado de pli ol cento da atestantoj kaŭzas preskaŭ neelporteblan elspezon por la Ĝenerala Defend-Komitato. Minacas la hejmentransporto de multaj atestopretaj personoj pro manko de monrimedoj. La artifiko de la prokuroro okazigi la proceson en alia regiono malproksima al la „farloko» do portas siajn fruktojn. Estas timende, ke pro tio la rezulto de la proceso estos kondamno, malgraŭ ke ĝuste nun akuzatestantoj envolviĝas konstateble en falsjuro. Al la sekretario Herberto Maler (adr.: General Defense Committee, 555, West Lake St., Chicago, Ill.) sendis kelkaj esperantistaj K-doj kontribuon, sed la ideo estis organizi helpon de ĉiu laborista organizo pro la grando de la juĝafero. Imitindan solidaron montris la norvegaj sindikatoj, kiuj sendis jam preskaŭ 300 dolarojn, granda ofero por la norvegiaj laboristoj. Ankaŭ el Hungario venis atentinda sumo. Estas esperinde, ke
Por ke „LA NOVA EPOKO» pluvivu
14212 G. Douet (Vincennes) fr. 10. 3958 D. Dambe (Johannesb.) mk. 9.40 13025 Alings (Amsterdam) guld. 0.50 5877 De Bruin-Vels (Enschede) mk.g. 4.– 13257 Polgar (Parizo) fr.fr. 50.–
— página 7 —
la SAT-anoj alarmos siajn organizojn eksteresp-istajn por helpi en la defendado de laboristoj akuzitaj fakte pro organiziĝemo. Ne timu, ke estas tro malfrue. La proceso ne ĉesos rapide. Multaj malgrandaj kontribuoj eble helpos forŝiri la viktimojn el sub la ungegoj de malkaŝe al karbbaronoj servemaj juristoj. Agu, K-doj, diskonigu la faktojn pri la atenco kontraŭ organiziĝemaj laboristoj!
En apuda Kanado okazis proceso kontraŭ gvidantaj membroj de la kompartio. Ilin trafis kondamno k la partion plena malpermeso. Atentinda trajto el la proceso estis, ke en la ĉefinstanco troviĝis dum multaj jaroj polica spiono, kiu havis absolutan fidon de la partianoj k nun aperis en sia riĉe pasamentita uniformo antaŭ la juĝisto por eldiri kontraŭ „siaj K-doj».
Laboristoj en ĉiuj landoj lernu el ĉio ĉi. La kontraŭdiroj de la kapitalista sistemo fariĝas pli akutaj k la persekutoj pli kruelaj en ĉiuj landoj. Tutmonda klasbatalo k solidaro de unu al ĉiuj k ĉiuj al unu finos la ekspluatadon de l’homo al homo sur la tuta tero.
Veder (1307).
Novaĵoj el Estonio.
La socia vivo en Estonio dum la pasintaj semajnoj tre aktiviĝis. Samkiel ĉe la laboristaro, ankaŭ ĉe la burĝaro oni rimarkas pli multe da agemo k batalemo ol pli frue.
En nia universitata urbo Tartu la germanoj malfermis sian propran akademion. La ministro por klerigaj aferoj (socialisto), konsiderante liberon de nacioj en Estonio, permesis tion. Pro tio la estonaj naciistoj estas tre ekscititaj. Ne nur, ke en la parlamento oni forte protestis kontraŭ la malfermo de tiu akademio, sed la naciaj studentoj ankaŭ kelkfoje aranĝis „katkoncertojn» antaŭ la fenestroj de l’germana akademio k eĉ sangbatis kelkajn germanajn akademianojn!
La naciaj studentoj ankaŭ komencis per pugnoj labori kontraŭ junsocialistoj. La lastaj fariĝis tre aktivaj dum la pasinta jaro, aranĝas ĉie tre popularajn k grandamase partoprenatajn amaskunvenojn kun tre varia programo, el kiu ne forestas ankaŭ kabaredaj prezentoj, primokantaj naciajn k religiajn junularmovadojn, k kie oni kantas pamfletajn, ironiajn kantojn laŭ la naciaj k religiaj melodioj. Ĝuste kontraŭ ili direktas siajn paŝojn la agado de l’naciaj studentoj, kiuj estas eĉ pretaj uzi la pugnojn. Tamen la junsocialistoj vekas pli k pli da simpatio inter la laborista junularo k lernantaro.
Faŝista movado.
Evidentiĝis, ke ankaŭ en Estonio, laŭ modelo de finnaj „lapua»-movadanoj, la burĝoj preparas perfortan ŝanĝon de l’nuna demokrata reĝimo, por anstataŭigi ĝin per faŝista. La gvidantoj de tiu movado estas precipe la gvidantoj de l’ŝtata defendligo, libervola privata armeo, kiu devus esti en la servo de l’respubliko k kiu tiucele ricevas por siaj ĉiaspecaj elspezoj grandegajn sumojn de l’ŝtato. Tamen, nun evidentiĝas, ke ĝuste la gvidantoj de tiu ligo preparas perfortan reĝimŝanĝon por subigi al si la demokration k kompreneble la proletaron. La sekretaj trupoj de tiu sekreta ligo estas malkaŝitaj k estoniaj laboristorganizoj k -gazetoj postulas plej fortan punon al tiuj personoj.
En la sama defendligo oni malkaŝis ankaŭ egan korupton, kiu daŭris jam dum 3 jaroj. Dum tiu tempo unu el la gvidantoj foruzis pli ol 30 000 kr.
[REKLAMO p.7] LASTA AVIZO! Ĉiu K-do atentu, ke ĝis la 25-a de januaro lia kotizo — aŭ parto ĝia — estu pagita al la Administracio de SAT, por ke lia nomo k adreso estu enskribita en la nova JARLIBRO! Eĉ kvaronjaraj pagoj validas.
(fakte temas pri ŝtata mono). Kvankam la estraro sciis jam pli frue pri tiu korupto, ĝi ne forigis la monmisuzanton de lia posteno, ĉar li estis ja unu el la plej honorataj gvidantoj. Nun fine li devis eksiĝi, sed nenian punon li ricevis. Tamen, se la ŝtata etoficisto pro sia mizerstato foruzas eĉ kelkajn kronojn, oni kondamnas lin per multjara malliberigo…
Privata „bonfarado».
Por plibonigi la mizeron de senlaboruloj la burĝaj „filantropinoj» ekorganizas socian privatan helpon al mizeruloj. Oni veturas per aŭtomobiloj de hejmo al hejmo, petante donaci malnovajn vestojn, meblojn, ankaŭ monon, manĝaĵon ktp, kion la filantropinoj disdonas al senlaboruloj. Kompreneble — tre humana ago. Iliaj edzoj en siaj entreprenoj elsuĉas el laboristoj ilian lastan laborforton por mizersalajroj, kiuj estas relative (laŭ statistiko de l’Labor-Oficejo en Ĝenevo) el plej malaltaj en la tuta mondo k ĵetas la nelaborpovajn, ekspluatitajn laboristojn malantaŭ la fabrikpordegojn, dume amasigante siajn enspezojn; sed la sinjorinoj okupas sin pri mizerulhelpo… Tamen, ne ĉiuj senlaboruloj ricevas de ili helpon, kontraŭreligiuloj k kontraŭŝtatuloj estas esceptataj, laŭ propono de kelkaj pastroj. Kontraŭŝtatuloj estas kompreneble ĉiuj organizitaj laboristoj, laŭ opinio de l’burĝaj filantropoj. Tie ni vidas la veran flankon de l’burĝa filantropia agado.
La registaro, en kiu nun kunlaboras ankaŭ socialistoj per du ministroj, decidis doni subvencion al la senlaborularo per komunumaj laboroj, donante por tiu celo el ŝtata mono pli ol 621 000 est.kr. (1 est.kr. iom pli valoras ol germ. marko). Jam ricevis laboron pli ol 4000 senlaboruloj. Estas notinde, ke pasintjare samtempe, dum nur burĝoj regis, ricevis laboron nur iom pli ol 100 senlaboruloj…
Laborej-elektoj.
La nova socia leĝo, laŭ kiu laboristoj en ĉiuj laborejoj rajtas k eĉ devas elekti por si estrojn, perantojn inter laboristaro k laborejmastroj k gvidantojn de laboristoj en iu entrepreno, spertis egan kontraŭstaron inter la entreprenistaro. Ili oftege penis malhelpi la elekton de perantoj, timante, ke per tia organizado la laboristaro pli k pli klaskonsciiĝas k ekpostulos plibonigojn multrilatajn. Malgraŭ la ĝenerala kontraŭstaro de l’mastroj, la elektoj sukcesis bone, ĉar la malhelpantajn mastrojn oni punas laŭleĝe. Ankaŭ nun ne plu la mastroj havas rajton maldungi la laboristestrojn; se ili tion faros, ili estos punataj. Kelkloke la laboristoj eĉ devis surŝultre forigi la agentojn de mastroj el la elektolokoj, por efektivigi siajn elektojn.
Laŭ laborstatistiko estis dum pasinta jaro en Estonio nur 5 strikoj. 4-foje la laboristoj strikis pro tio, ke ili ricevis tre malregule, aŭ dum longega tempo tute ne ricevis salajrojn. En tiuj striketoj la laboristoj venkis. En kvina kazo laboristoj postulis salajrplialtigon, parte je 20%, parte pli. La mastroj plialtigis la salajron je 20%, sed en la fako, kie oni postulis pli grandan salajrplialtigon, ĉiuj laboristoj, nome 32, estis maldungitaj k anstataŭ ili estis dungitaj novaj.
La malobeo al laborprotektleĝoj, fare de mastroj, okazis en pasinta jaro 7102-foje (en antaŭa jaro — 5733). Nur 1307-foje la laborprotekt-inspektistoj (kiuj ja plejparte estas burĝoj, enoficigitaj de burĝaj registaroj) faris protokolojn al mastroj k 1227-foje ja mastroj ricevis monpunon pro malobeo al tiuj leĝoj. Ordinare, kiel montras la statistiko, la inspektistoj nur faris al la mastro rimarkon. Ankaŭ la monpunoj ne estis konsiderinde altaj, tial la mastroj tre sentime malobeas al tiaj leĝoj.
Neeme Ruus (15 428).
Letero el Finnlando.
En Finnlando agis dum la lastaj 2 jaroj faŝista reakcio per tre fiaj rimedoj. Preskaŭ ĉiun tagon oni povis legi pri mortigoj, vundoj, forpeloj trans la rusan limon ktp. La agado unue estis direktita kontraŭ komunistoj, sed samtempe ankaŭ kontraŭ ĉiuj lab. organizoj. Eĉ liberalaj burĝoj ne sav-
— página 8 —
iĝis. Oni ja konas la peraŭtomobilan forpelon je eksprezidanto Stohlberg.
La komunista movado, kiu estis ŝajne forta, sed fakte malforta, falis ĉe la unuaj atakoj de l’faŝistoj. Preskaŭ nenia kontraŭago estis videbla. Depost tiam ĝi entute ruiniĝis, k nun oni ne plu aŭdas pri ia komunista movado en la lando.
La faŝista reakcio nun havas sian atakobjekton en la socialdemokrata k la kleriga lab. movado. Tiuj tamen ne estas facile ruinigeblaj, k ni povas diri, ke neniam faŝistoj povas pereigi la socialdemokratojn en Finnlando.
Nun ŝajnas, ke ni baldaŭ denove povos kolekti la disigitan laboristaron k komenci ankaŭ fortan klerigan laboron. Tiam ni ankaŭ esperas, ke esperanto komencos vivi k flori inter la laboristaro. Lab. Esperanto-Asocio agas, laboristaj turistoj povis praktike montri la grandan signifon de mondlingvo. En niaj najbaraj landoj, en Estonio k en Svedio estas esperantomovado forta k ni penas sekvi ilin.
La venontan someron okazos en Helsinko Nordlandaj junsocialistaj tagoj. Tiam ni inter la junularo agantaj K-doj aranĝos internacian feston, en kiu la tuta programo estos esperantlingva, por montri, ke esperanto jam nun estas vere vivanta internacia lingvo. La programon faras entute junsocialistoj mem en nordlanda skalo. Estas espereble, ke esperantistaj socialistoj tiam multnombre kolektiĝos en Helsinko.
Väinö Ahde (13 898).
Poezio malaperas…
Ŝtato de ministoj en sveda Laponio.
La plej bonan staton inter la sveda laboristaro havis ĝis lastaj jaroj la ministoj en Laponio, en ferercmineja distrikto. Ilian bonan staton komparis la esp.-instruanto Henriko Seppik antaŭ unu jaro en „Heroldo» kun la stato de estonaj profesoroj! Vere, tie ĉi multaj ministoj havas proprajn domojn k ili havis ĝis pasinta jaro salajron bonegan, 400—500 kr. monate. Dum somero ili aranĝis por si k sia familio longajn vojaĝojn al meza k suda Svedio, ne tro malŝparante monon.
Nun subite tia poezio malaperis. Ĉie oni rimarkas ŝparegemon, la meblaro ne plu multe noviĝas per novaj pecoj, ktp. Kio do okazis? Svedion ja ne turmentas la militŝuldoj, nek aliaj internaciaj financaj devoj. Erco en ercmontoj ne elĉerpiĝis, ankoraŭ Laponio havas en sia tereno 900—1000 milionojn da tunoj da fererco, kiun prilabori oni povas per nuna kvanto da laboristoj dum pli ol 200 jaroj.
La kaŭzoj estas ekster Svedio. Ercon uzas ja aliaj landoj, plejparte (60%) la germana Rur-industridistrikto. Tie la laboro haltas aŭ plimalgrandiĝis, sekve ankaŭ tie ĉi oni devas de tempo al tempo maldungi jen 100, jen 200, jen pli da laboristoj! Tiuj, ofte familipatroj, devas kun sia tuta familio forlasi la malvarman polusdistrikton, restigante siajn domojn tie ĉi sen loĝantoj, ĉar ne ekzistas aĉetantoj. Jen oni vidas en Porjus, kiel staras malplenaj multaj laboristaj domoj, kies mastroj forloĝiĝis al aliaj partoj de la lando, esperante tie trovi almenaŭ ian laboron, ĉar tie ĉi, en la ercregiono, ne ekzistas alia industrio krom erceminado.
Ne helpis, ke multaj laboristoj estas maldungitaj. Laboro ne sufiĉis ankaŭ por la restintoj. Oni laboras nur 4 tagojn semajne. Nun la laboristoj gajnas nur 250—300 kr. monate, devante pagi el tiu sumo tre altajn impostojn, komunumajn k asekurajn, kiuj ofte forprenas de laboristo ĝis 75 kr. monate! La familiaj loĝejoj kostas 50—70 kronojn monate, por soluloj unu ĉambro 30—40 kr. Tutmonata manĝo en manĝejo kostas 75—100 kr. Ne plu oni havas rajton paroli belajn vortojn pri bonega stato de l’sveda laboristaro.
Senlaboreco ne regas nur inter la ministoj, sed ankaŭ ĝenerale. Minejoj laboras nur 4 tagojn semajne k kun pli malgrandigita laboristaro, sekve, ankaŭ la trafiko sur fervojoj pli malgrandiĝis k oni maldungas la fervojistojn.
La ercregionaj urboj en sveda Laponio havas saman sorton, kiel multaj usonaj minejurboj. Tie ĉi la urboj aperis nur post la jaro 1898, kiam oni komencis laŭplane la laboradon en minejoj. Laboristoj venis tien ĉi el tuta Svedio. Nun, kiam la laboro tie ĉi haltas, ili reiras al siaj hejmaj lokoj, kie estas iliaj parencoj. La urboj, okaze de l’absoluta laborhalto, preskaŭ malpleniĝos.
N. Ruus (15 428) el Estonio.
Resumo de senpartia enketo tra Sovetio.
(Fino. Vd. antaŭan n-on).
Fraŭlino Elnjo Majar (Maillart), pri sporto: „… sed mi devis forveturi admirante la inteligenton, kun kiu oni tie okupiĝas pri ili k enviante ilian sorton, decidojn k garantiatajn asekurojn… — oni antaŭe diris al mi en Parizo, ke la rusa junularo estas interesa k mi revenas aldonante, ke ĝi eĉ indas gratulon k helpon…»
Grafo Karolyi, pri la agrara revolucio de 1928, konkludas: «… antaŭ tiu ega eksperimento pri socialisma ekonomio, oni povas sin teni por aŭ kontraŭ, sed nei ĝian historian gravon por la rusa ekonomia vidpunkto, same kiel por la vidpunkto de l’monda politiko estas neeble por ĉiu prudenta homo. Estas la unua fojo dum la historio de l’civilizo, ke ŝtato enkondukas ekonomian administron en tiom vasta skalo k precipe en unu el la plej malantaŭaj agrarlandoj de la civilizita mondo. … La problemo, kiu nun stariĝas, estas jena: Se la ekonomia metodo adoptata de Sovetio sukcesas atingi sian celon — pri kio mi ne dubas, de kiam mi vidis per miaj propraj okuloj tion, kio okazas nuntempe en Sovetio, — ĉu ĝi ne devigos la alian duonon de l’mondo sekvi la saman ekzemplon?! Ĉar tiuj du tute kontraŭaj sistemoj, kapitalisma k socialisma, ne povos resti longtempe unu antaŭ la alia. La rusa ekonomia „plano» estas pli ol devizo; ĝi estas reala; ĝi estas la ĝenerala linio de politiko, kiu penetras eĉ en la plej izolitan vilaĝon de tiu vasta lando k kies taskon la kamparanoj plenumas entuziasme. Tiu „plano» estas tiom ĝoje akceptata de la kamparanara volo, ke ĝi donas la impreson pri la hierarkio de l’moderna armeo… La ekonomia stabo de Sovetio ellaboras la necesajn mezurojn, kiuj estos detale aplikataj al la diversaj branĉoj de la socia organizado. La harmonio inter la konsumado k la produktado estas ebla nur tial ke la ekonomia stabo posedas ĉiujn riĉojn de la lando k samtempe ne estas ĝenata de tia anarkio, kiu vole nevole produktiĝas ĉe individuisma ekonomia sistemo.
En tiaj kondiĉoj oni ĉiam havas avantaĝon, ĉar se okazas eraro en la taktiko, oni facile ĝin trovas k riparas dank’ al atento, kiun la direkcio donas konstante al la tuta ekonomio de la lando, aplikante nur mezurojn, kiujn la sperto liveras dum preparaj provoj. Cetere, la agrara ekonomio direktata socialisme havas avantaĝon super la kapitalisma, ĉar la unua sistemo utiligas tuj la teknikajn progresojn dank’ al la unuiĝo de la kampoj k la scienca spirito, kiu direktas la tutan laboron, dum la dua interrompas tiujn progresojn pro la divido de la kampoj k industrioj k la konservemo de la kamparanoj precipe, kiel oni povas konstati en Usono mem. … Estas fakto, ke por tio Sovetio bezonas multajn teknikajn kadrojn; tial ĝi estas devigata dungi plue 25 mil fremdajn specialistojn dum la jaro 1932; tamen, baldaŭ Sovetio sukcesos havigi al si tiajn kadrojn el siaj propraj anoj dank’ al siaj riĉaj fontoj. … Ne estas malpli fakto, ke tiaj malhelpoj ĝenas la rapidon al socialismo, sed mi reportas jenan certon: same, la direkto de la agrara ekonomio, kiel la kolektivemo en la kampaj laboroj, ambaŭ faktoroj ripozas sur la spontanea volo de tiuj vastaj amasoj kiel cemento. Reiri al individua ekonomio estas ne imageble por ili, k kredi, ke estas la diktaturo, kiu trudas al ili tiun sistemon, estas eraro, ĉar eĉ la ĉiam grumblantaj maljunuloj komprenas, ke la maŝino estas ne nur multe pli produktokapabla k fonto de prospero por ili, sed ke estas eĉ neeble al la kulakoj disponi pri tiom
— página 9 —
perfektaj laboriloj; k plue ili vidas jaron post jaro la kreskon de la produktado en siaj kolektivaj laboroj. Krome la nuntempa registaro havas la junularon kiel plej fervoran defendanton, kiu estas entuziasma partiano de la kolektiva ekonomio.
S-ro M. Ŝadurn (Chadourne) pri kontraŭreligia movado:“ … la programoj de la lernejoj konsistas el diversaj specialaj kursoj, el darvinismo k scienca materialismo … la ateista librejo nur dum la lasta jaro eldonis 300 verkojn pri darvinismo, astronomio, etnografio k primitiva menso. Plie ĝi eldonis kelkajn tradukojn: „Kiel la homo iĝis homo“ (de Darvin), „la franca revolucio k eklezio“, „la bapto de Rusio“ ktp. Krome oni eldonas diversajn sendiulajn gazetojn en multaj naciaj lingvoj k ankaŭ en esperanto. La pastroj antaŭ tiu ĝeno penis fondi „ruĝan eklezion“ por pli bone saboti la Planon, certe, ĉar ili diras, ke „homoj ne devas plani, nur dio tion povas k rajtas“, sed la ŝtato ne rekonis la koloron de tiuj eklezioj. . .“
S-ro E. Tranin, pri politikaj malliberuloj: „. . . same en la insulo Vaigaĉa kiel en Solovecki, la malliberuloj aspektas en bonaj fizikaj kondiĉoj k ili povas esti tuj liberigataj, se ili akceptas la registarajn kondiĉojn. Por tio ili nur bezonas honore k lojale promesi apogon al la Sovetia reĝimo. . . Malliberigita grafo, kiu partoprenis la kontraŭrevolucion de Ramzin, deklaris al mi, ke precipe la vivo en Solovecki estas multe pli bona ol en urbaj malliberejoj; en Solovecki la malliberuloj ne loĝas en komunaj barakoj, sed en apartaj ĉambroj. Kiam ili tien alvenas, oni klasigas ilin laŭ aĝo, sanstato k profesio; tial ili sin trovas relative sufiĉe feliĉaj, malgraŭ sia sorto. Ekz. la profesoroj laboras en bibliotekoj, la scienculoj en bone instalataj laboratorioj ktp. La ŝtato finance zorgas pri tiuj teknikaj instaloj ĉe malliberuloj celante utiligi la ŝatatajn konojn de tiuj homoj. Dum la ripoztagoj ili rajtas fiŝkapti por si mem aŭ ĝardenkulturi laŭvole. Ilia salajro estas pagata per speciala mono, kiu cirkulas nur en ilia kampo, sed kiam ili finas sian punon, tiam ili povas ŝanĝi ĝin en tutlandan monon. Tion oni faras por eviti la forkurojn. . . Kiam oni demandis al ili pri la torturoj tiom pridiskutataj en niaj landoj, ili respondas modeste: „Sufiĉas la perdo de nia libero, por ke ni morale sufiĉe suferu k tio ankaŭ sufiĉas por nia puno.“ Materie ili estas pli bone ol aliloke. . . Demandite, ĉu oni povas raporti, ke ili ne plu estas traktataj beste kiel en la caraj inferoj, ili respondis, ke jes, kvankam ili ne neas siajn krimojn. . .“
S-ro E. Ŝrajber (Schreiber) pri turismo: „. . . La eniro en Sovetio estas principe libera al ĉiuj fremdlandanoj, kiuj plenumas la formulojn. Escepto estas farata al tiuj politikuloj, kiuj iel atakis la Sovetian registaron, ĉu per skriboj, ĉu per paroloj. . . Ne ekzistas en la mondo lando, en kiu oni povas tiom libere viziti la instituciojn, politikajn aŭ industriajn, kiel Sovetio, ĉar tie ne ekzistas privataj sekretoj en la aferoj. — Leĝe, la kompens-mono (trinkmono) estas malpermesata. Ĉe la landlimo oni devas prezenti sian monon, por ke la registaro povu kontroli, ĉu la vojaĝanto ne kontrabandas rusan monon forportante pli ol li alportis. . . la rusaj vagonoj triklasaj estas transformeblaj dumnokte en litojn, por ke ĉiuj povu dormi. La sovetiaj turistaj institutoj
[BILDO p.9 | 36,27,57,58] Portreta foto de Stalin, staranta, kun kaskedo, longa mantelo kaj libro en la mano; sube la subskribo «STALIN».
estas unu el la plej oportunaj iloj por tiuj, kiuj deziras tien vojaĝi. Dank’ al ili, oni vivas multe pli malkare pro la rabatoj konsentitaj al iliaj klientoj. Krome ankaŭ ekzistas specialaj ejoj „nur“ por fremdlandanoj, en kiuj oni povas trovi ĉiujn burĝajn akcesoraĵojn. Tiuj ejoj nomiĝas: Torgsin k ĝiaj varoj ne estas pli karaj ol alilande, ĉar la registaro tiel aranĝas speciale, por ke la turistoj ne ĉesu viziti Sovetion pro manko de burĝaj komfortaĵoj k ankaŭ por kontentigi milojn da fremdaj inĝenieroj, kiuj nuntempe laboras por Sovetio. La rusoj estas ĝenerale tre akceptemaj rilate al fremduloj. Ili diras, ke la fremdaj gastoj devas viziti kiel eble plej multe en Sovetio por povi raporti eksterlande kiel eble plej konkrete. . .“
S-ro R. Frank, oficiro, membro de la franca milita misio ĉe la caro, pri la rusa revolucio: „. . . k post dek du jaroj, mi povis konstati lastjare, dum mia vojaĝo al Rusio, la mirigan progreson de tiu lando. Tiuj materiaj k sociaj progresoj ne nur konstante favoras la plej grandan parton de la rusa popolo, sed ĝia rapido eĉ mirigas ĉiujn eksterlandajn senpartiajn observantojn. . .“
S-ro A. Feiler, pri la ruĝa armeo: „. . . la plimulto el la soldatoj estas kamparanoj. Ili estas tre bone traktataj, speciale bone nutrataj, perfekte vestataj k ekipataj. Krom aliaj avantaĝoj ili ĝuas ankaŭ bonegajn klubojn. Oni donas al ili intensajn k regulajn instruojn, tiel ke je la fino de sia servo ili reiras hejmen konante precize la sistemon de la ŝtato, ĝiajn instituciojn k ideojn, kiujn ili povas siavice propagandi en siaj vilaĝoj. Samtempe oni metas tiujn homojn en kontakton kun la laboristaro de la urboj sendante ilin al la fabrikoj por ĝui la familiaran manieron de la laboristoj en la samaj distraj kluboj k ofte la soldatoj eĉ finas sian militservon laborante en la fabrikoj. Per tiu sistemo la eduko ricevita de l’supro estas kompletigata de l’malsupro per la reciproka penetrado de la spiritoj kun celo al konstanta fratiĝo inter soldatoj k laboristoj. . .“
S-ro E. Ŝrajber, pri organizado de l’ŝtataj institutoj k pri la G.P.U.: „. . . ĉe la instituciaj estraroj la sistemo ne povas esti pli demokrata. Ekz. respondeculoj estas nur tri, sed ili estas sendependaj en siaj taskoj; 1 politika direktoro, 1 teknika, ĝenerala inĝeniero k la prezidanto de la respektiva soveto, kiu reprezentas la tutan laboristaron de la entrepreno. Se laboristo faras ion malbonan, li estas juĝata ne de tiuj cititaj estroj, sed de siaj kunlaborantoj mem en speciala kunveno. Ĝenerale la punoj por la ordinaraj mispaŝoj estas nur kolektiva riproĉo, sed tion oni mencias en lia laborkajero, por ke, en okazo de intenca ripetado la lab. tribunalo povu juĝi, ĉu li devas aŭ ne suferi malaltigon de salajro kiel punon. . . Kaj pri la G.P.U., ni ne forgesu, ke ĝi estas nur la nomo de la ŝtata polico, la sama kiun en aliaj landoj oni nomas: „ŝtata sekuriga polico“, t.e. polico, kiu garantias al la ŝtato ĝian ekziston. Ĝi, kiel en ĉiuj landoj, intervenas ĉe la migrado de fremduloj k ĉe ĉiuj dubaj aranĝoj. Sekve ĝi ne estas eksterordinara afero, kiel oni pretendas eksterlande. . .“
Postskribo: La sama revuo raportas ankaŭ pri labormanko, religio, prostituo, vagantaj infanoj, superstiĉo, higienmanko, salajr-diferenco, analfabeteco, ktp. Sed, ĉar mi bezonus duoblan spacon, mi resumas, ke ĉiuj tiuj caraj ĝermoj estas jam parte tute nuligitaj, parte preskaŭ. Cetere oni povas kontroli la lojalon de mia ĉi tiea traduko legante la originalon en la citita specialn-o de l’revuo, kiu estas aĉetebla en ĉiuj franciaj kioskoj. Troviĝas en ĝi ankaŭ malsamaj opinioj, sed mi ne volas, ke „S-ulo“ kontribuu al vanaj atakoj de l’kapitalista ideologio; tial mi konkludas gratulante k dankante la simpatiantojn de l’Sovetia socialismo.
Soares.
— página 10 —
La klasbatalo tra la mondo
Pri Kentuki-procesoj en Usono.
Al dumviva enkarcerigo kondamnis la Kentuki-ĵurintaro la ministon Ĝonz (Jones). La prokurora artifiko akuzi lin ankaŭ pri konspiro portis sian frukton.
La juĝisto instrukciis la ĵurintaron: „Se vi kredas laŭ la indicoj, ke la defendato intence kaŭzis aŭ instigis la morton de J. Daniels, konspirante, interkonsiliĝante, kuraĝigante aŭ instigante aliajn pafi k mortigi D.; vi trovu lin kulpa k nomu lian punon morto aŭ dumviva karcero“. La ĵurintaro estis instruata trovi tian verdikton, kvankam Ĝonz ne ĉeestis dum la tempo de l’pafado. La ĉefpunkto en la akuzo temis pri konspiro. Evidente oni povas ĉiun sindikatan kunvenon nomi konspira kunsido. Ĉiu parolo pri „batalo kontraŭ la karbkompanio k ĝia helppolicistaro“ povas esti konsiderata kiel incito al pafmortigo. Prave la defendanto diris, ke en ĉi tiu kazo ne la komunumo provas puni la viron, kiu mortigis Daniels, sed la „Karbkompanio Nigraj Montoj“ provas ekstermi por ĉiam iun, kiu havas la kuraĝon aniĝi al la minista sindikato. La prokuroro provas detrui Ĝonz por detrui la unuiĝemon. Kondamno al Ĝonz signifus en la lando dum jaroj averton kontraŭ ĉia unuiĝemo.
Ĝonz estis elstaranta sindikatano dum 29 jaroj. Li posedas gvid- k parol-kapablon. Tia viro estas troa minaco al la profitoj de l’karbkompanio, kies ĉefposedanto subtenas unu el la plej elegantaj kurĉevalejoj en la lando. La defendkomitato daŭrigas sian batalon por la multaj akuzitoj k krome ankaŭ por li ĉe aliaj instancoj. Ĉu vi helpis tradukinte informojn k represiginte ilin en via gazeto por instigi al subteno? 1307.
Studentaj bataloj en Bulgario.
La studentaj manifestacioj kontraŭ k por la sanga profesoro Cankov daŭris dum pluraj tagoj. Kavaleriaj trupoj k fajrobrigadistoj atakis la manifestaciantojn. Antaŭ la parlamentejo, kie la tutan tagon manifestis la amaso, oni bruligis bildon de Cankof. Pluraj studentoj estas vunditaj. En la parlamento la prezidanto deklaris, ke li ne permesos al la amaso trudi al li iujn decidojn. L. T.
Propagando en la lernejoj (Germanio).
La prusa episkoparo petis la kultministron ekagi kontraŭ la komunista propagando en la nelaikaj lernejoj. La komunistoj provas en kelkaj grandaj urboj, ekzemple en Breslaŭ, formi ĉelojn en la lernejoj invitante la infanojn aliĝi la Junspartakan Ligon (junpioniroj). Per flugfolioj la nomita Ligo admonas la lab. infanojn batali kontraŭ la reakciajn instruistojn, disvastigi siajn ideojn en siaj ludoj, promenadoj k kunvenoj, partopreni en komunistaj manifestacioj k helpi al la strikantoj (per monkolektado ktp). T. S.
POR NIA MEDITO.
Saĝulo ne malatentas bonan parolon pro tio, ke ĝin eldiris malbonulo.
La kredo estas la substanco el tio, kion ni esperas, la atesto pri tio, kion ni ne vidis.
[REKLAMO p.10] ĈU VI SERĈAS VERKOJN DE POETOJ, KANTOJN? Konsultante la bibliotekon de SAT vi trovas jenajn eldonaĵojn: Prez-malaltigo! Nova prezo! IZGUR, Nur volu! Unuamaja kanto de ribelo. 48 p. . . . 0,60 mk.g. — ĤRIMA, Poemo de l’Plugisto. Originalo. 56 p. . 0,50 „ — MIĤALSKI, Prologo. Bela liriko. Originalo. 64 p. 0,60 „ — PROLETARIA KANTARO (kun muziknotoj), 180 p. . . . . nur 2,00 „ — k por amikoj de l’scenejo: NIA TEATRO. 2 teatraĵoj, versoj por deklamo ktp. 64 p. . . 0,50 „ — ADMINISTREJO DE SAT, Kolmstr. 1, LEIPZIG O. 27.
DISKUTEJO:
Multaj laboristoj ne estas socialistoj.
(Vidu la n-on 376/77.)
Mi nur povas aprobi la opinion, ke multaj proletoj ne estas socialistoj, eĉ se ili sin nomas tiel. Ne sufiĉas esti membro de socialista partio, pagi la kotizon k diri: jen, mi estas socialisto. Ofte mi miris, kiaj homoj pretendas esti socialistoj. La aŭstria soc.dem.partio antaŭ kelkaj jaroj tre fieris, ke la plimulto de la Vienaj policistoj apartenis al ĝi. Ho, oni skribis en lab.gazetoj, ke oni ne plu povas regi kontraŭ la popolo; eĉ la policistoj estas niaj K-doj. Sed venis la 15-a de julio 1927, kiam la Viena proletaro manifestaciis kontraŭ la malkondamno al murdintoj de laboristoj — k la samaj policistoj mortpafis 90 proletojn. La policdirekcio aranĝis novelekton de la profesia reprezentantaro k nur malmultaj policistoj konfesis sin kiel socialistoj. Vere la plej multaj policistoj, ĝendarmoj, ŝtatoficistoj ktp, kvankam devenante de la proletaro, nur estas simplaj egoistoj. Ili ŝajnigas sin esti socialistoj, — se tio estas oportuna. Sed ili tuj ŝanĝiĝas k simpatias kun la burĝa registaro, eĉ kun la faŝismo, se tio estas pli oportuna. En urboj, kie iu socialista partio atingis la regpotencon, tiaj homoj trudeme kaptas bonajn postenojn — per sia hipokrita socialista konfeso. Mirinde estas, ke tiuj uloj plej ofte sukcesas trompi la lab.partiojn, sed tio estus aparta ĉapitro pri „eraroj de la partia taktiko“. Se oni logike konsideras la fakton, ke aro da bone pagataj homoj deklaras sin kiel socialistoj (sed ne agas k vivas kiel tiaj), oni devas demandi, kial tiuj personoj celadas la socialismon? Post ties efektivigo — almenaŭ en la komenca epoko — ili ja nur povus malprofiti. Oni malgrandigos — tute prave — iliajn salajrojn, forigos iliajn privilegiojn — je la favoro de nun maljuste troe ekspluatataj ministoj, vitroblovistoj ktp!
Laŭ mi, la egoismo de la homoj, inkluzive de la proleta klaso, estas la plej grava barilo kontraŭ la atingo de l’socialismo. Ne diru, ke post venko de la socia revolucio tiu stato likvidiĝos, kiel okazis k okazas ĝis nun en Sovetio. La egoismo (kulakoj, burokratoj, malutilantoj) ankoraŭ tute ne estas for en Sovetio. Sed ĝi almenaŭ estas kontraŭbatalata per edukado, partidisciplino ktp. Ni nur ne forgesu, ke la rusa popolo, ankoraŭ proksima al la naturo k iom malproksima de la okcidenteŭropa civilizo (konsiderinda avantaĝo!) pli inklinas al komuno k kolektivo. Estus dezirinde, foje esplori la socialisman problemon laŭ tiu ĉi vidpunkto (influo de la animstato).
Pensemulo.
Korekto. — Bonv. legi en n-o 376/77, fruntpaĝo, unua kolono, 16-a linio de malsupre, anst. „pluigas“ — formovas (aŭ: antaŭenmovas).
— página 11 —
TRA ESPERANTIO
Publikaj leteroj al multaj SAT-anoj.¹
II
Karaj K-doj,
estu dankataj pro via malkaŝa eldiro, ke estis eraro miaflanke „intermiksi la laboristan sennaciismon kun la disvolviĝo de l’imperiismo.“ Nu, mi volas momenton konfesi mian „eraron“. Ni do forgesu aŭ tute malatentu la fakton, ke esperanto disvastiĝas paralele kun la enplantiĝo de industrio en iu ajn mondparto k stariĝo de grandaj fabrikoj, ĉirkaŭ kiuj ariĝas densa proletaro; ni supozu, ke Marks ankaŭ eraris, dirante, ke la socialismo rezultos el la plenmaturiĝo de l’kapitalismo, — kiu ne povas ne esti imperiisma; ni konsentu, ke la evoluo de l’homaro povus esti alia ol ĝi estis; ke estus eble konstrui socialismon en la plej antikva tempo k sekve, ke tio estas ankaŭ ebla nun en la primitivkarakteraj socioj, en kiuj regas ankoraŭ la totemismo.
Reve mi do volas prezenti al mi la eblon de idilia evoluo de malfruiĝintaj popoloj, kiujn oni povus konverti al socialismo per nura predikado; ke tute ne estas por tio necesaj la fervojoj, la ŝipoj, la presejoj, unuvorte ĉiuj maŝinoj k aparatoj konstruataj en kapitalistaj fabrikoj. Mi frapu al mi la bruston, pentante pri mia „eraro“, forgesante la instruojn de Marks k eĉ de Lenin, kiu klarigis, ke la imperiismo estas la „lasta stadio de l’kapitalismo“; mi imagu, ke la proletoj el Ĉeĥoslovakio, Polio k aliaj nacioj, kiuj batalakiris sian sendependecon, estas pli feliĉaj ol antaŭe. Nu, mi estas preta konsenti ĉion, kion vi volos, eĉ, ke ĝis nun estis la diablo, kiu direktis la historian procezon, sed ke de nun estos bona dio. . .
Sed, karaj K-doj, pri tio ne temas. La demando estas: ĉu oni havas en SAT la rajton erari? Kaj se ne, tio signifas, ke en nia Asocio oni ne plu devas akcepti ĉiujn tendencojn.
Estas evidente, ke la socialistoj eraras, se la anarkistoj estas pravaj; ne povas esti dubo, ke ĉi tiuj lastaj eraras, se pravas la komunistoj ktp. Se vi ne permesas eventualan eraron; se vi mem diktas la veron: kiuj ne konsentos kun vi, tiuj estos devigataj silenti aŭ forlasi vian vere veran verejon.
Havu logikan sintenon: proponu do ŝanĝi la Statuton k postulu, ke SAT difinu al si severan politikan linion; tio signifas, ke nia Asocio fariĝu kvazaŭ partio aŭ sklave obeanta filio de iu el la jam ekzistantaj partioj.
Tion pli malpli konscie deziras partifanatikuloj; tion pli malpli kaŝe k artifike ili celas. Kaj ilia tuta opozicia agitado ideare fundamentas sur tia dogmeca spiritostato.
Via rimarkigo pri mia „eraro“ estus tamen tute prava, se mi mem proponus k celus, ke la sennaciismo fariĝu iu nova dogmo por la SAT-anoj. Sed ne estas parolite pri sennaciismo en nia Statuto. Neniam oni proponis oficialigi tiun ismon; k se iu tion farus, mi estus la unua por forte kontraŭstari. Cetere, se vi atente esploros la kolekton de „S-ulo“, vi povos konstati, ke dum la lastaj du jaroj aperis malpli da sennaciismaj artikoloj ol antaŭe. Tio estas fakto, kiu nerefuteble pruvas, ke la riproĉoj de partiaj ortodoksuloj ne havas realan bazon.
SAT ne estas dogmejo; ĉiu do havas la rajton „erari“ k la sennaciistoj ne postulas pli ol la internaciistoj. . .
Aliam mi montros, ke eĉ se oni volus trudi al SAT la programon de iu ajn partio, tio ne malebligus en ĝi ideajn konfliktojn.
Kaj se mi ne timus trolongigi ĉi tiun leteron, mi ŝatus montri al vi, ke vero dogme akceptita estas plejofte nur malvivaĵo, ke eraroj povas iafoje esti pli vivaj k sekve pli fruktodonaj ol iaj veroj senkritike encerbigitaj.
Ne pensu, ke mi paradoksumas k akceptu vere sinceran saluton de via
10-XII-31. E. L.
¹ Komparu la n-ojn 376/79 de „S-ulo“.
12-a Kongreso de SAT en Ŝtutgart (Germanio)
6.—11. aŭgusto 1932.
1-a Komuniko.
Spite la terura krizo, kiu nuntempe regas en Germanio, ni tamen akceptis organizi la SAT-Kongreson. Kvankam nia rondo estas ankoraŭ malgranda, ni tamen esperas kontentige plenumi la organizan taskon por ke la venonta Kongreso bone sukcesu. Ni alvokas ĉiujn lojalajn Gek-dojn subteni nin laŭeble.
Kongreskomitato: Estas elektitaj kiel respondeca komitato jenaj Gek-doj: Walter Neumann k Ulo (organizado), Franc Steiner (financaj aferoj), Rosel Wagner (sekretariino), Kurt Lehmann, Paul Schäfer, August Gais (ceteraj aferoj).
Kongresaliĝoj: Bonvolu baldaŭ anonci vian partoprenon per la ĉemetita aliĝilo. Per tio vi plifaciligas al ni la taskon.
Kongreskotizo: Pro la inflacio en diversaj landoj ni fiksis la kotizon sur la bazo de 0.60 dol.us. aŭ 15 francaj frankoj. Oni pagu la ekvivalenton laŭ monkurzo en la tago de l’pago. Aliĝiloj, kun kies sendo ne okazas samtempa pago, estas senvaloraj. Al ĉiuj aliĝintoj ni sendos kongreskartojn. Pri pagmaniero vidu la aliĝilon aldonitan al ĉi tiu n-o!
Fakkunsidoj: La aranĝontoj de fakkunsidoj interrilatu kun K-do Neumann (adreson vd. sube).
Junulara tendaro: Ĝi okazos, se sufiĉe da junuloj interesiĝos pri tio.
Informpetojn oni direktu koncize al: K-do Walter Neumann, Stuttgart, Vogelsangstr. 66, Germanio.
Aliaj komunikoj sekvos.
Organiza Kongresa Komitato.
EL LA ADMINISTREJO
Laŭ decido de la 11-a Kongreso en Amsterdamo ekzistas en SAT ekde januaro 1932 tri kategorioj da membroj t.e.: aktivaj, aspirantaj k subtenantaj. Konforme al tio la Asocio eldonis novajn membrokartojn k sekve nuligas la antaŭajn. Ankaŭ tiuj estas nuligataj, kies posedanto jam pagis la plenan kotizon por la jaro 1932. La malnovajn membrokartojn ili tamen ne resendu. Al tiuj kiuj jam pagis la kotizon por 1932, ni sendos la novan membrokarton iom post iom, pro urĝa laboro, sed certe dum la daŭro de unu monato.
Aktiva membro, tio estas membroabonanto, ricevas ruĝan membrokarton. Sur la antaŭa flanko estas la kutima teksto. Sur la dorsa flanko troviĝas 4 kadroj por la 1., 2., 3. k 4. jarkvarono. La kotizmarko estas la kutima, flava marko por aktivaj membroj, stampita per la datostampo. Plue troviĝas sur la dorsa flanko kelkaj linioj, kiuj servu por la kompleta adreso de la posedanto. Al aktivaj membroj, kiuj pagas per unu fojo por la tuta jaro, ni mem gluas en ĉiuj kvar kadroj la koncernajn kotizmarkojn. Kiuj pagas la aktivan kotizon kvaronjare, tiuj devas mem glui la kotizmarkojn de la 2., 3. k 4. kvarono. La unuan gluas la Adm.
Aspiranta membro povas fariĝi ĉiu persono, kiu scias aŭ lernas esperanton k aprobas la Statuton de la Asocio, sed pro iuj kaŭzoj ne povas aboni la oficialan organon de la Asocio, t.e. „S-ulo“. Konforme ni sendas al la aspiranta membro verdan membrokarton. Tiu ĉi kotizo estas pagenda per unu fojo. Aspiranta membro povas fariĝi ĉiutempe aktiva, se li (ŝi) ekabonas al „S-ulo“ k aparte tion deklaras. Tiu ĉi membro devas resendi la verdan membrokarton k ni anstataŭas ĝin per la aktiva (ruĝa).
Subtenanta membro ricevas flavan membrokarton. Tiu ĉi kotizo estas pagenda per unu fojo. Membroj de ĉi tiu kategorio povas fariĝi ĉiu persono, esperantista aŭ ne, kiu intencas subteni la organizon. Same la aliĝoj de grupoj, societoj, organizoj ktp. apar-
— página 12 —
tenas al ĉi tiu kategorio. La jara kotizo de ĉi tiuj lastaj (kolektiva aliĝo) estas minimume la triobla de la individua membro.
Krome, ĉiu novaliĝanto devas pagi la aliĝkotizon, fiksitan en nia tarifaro (vd. sur p. 89).
Ĉiuj tri kategorioj rajtas ricevi la Jarlibron de SAT. Adm.
Lab. Esperanto-movado en Nederlando.
La Federacio de Lab. Esperantistoj (LEA) fariĝis la plej granda esp. organizo en Nederlando kun 1850 membroj en 50 sekcioj k 23 per jara kotizo subtenantaj organizoj (aŭ sekcioj de ili). La aliaj organizoj esp-istaj (katolika, protestanta, neŭtrala) sume nombras ĉ. 3 000 membrojn. Ni eldonas dusemajnan gazeton (formato „S-ulo“) 8-paĝan en kvanto de 3000 ekz., senpage por membroj. Pro la tre malalta abonprezo (2 svis.fk. jare) ni per ĝi multe propagandas. Laŭ ni tio estas la plej bona metodo. De kiam ni starigis la gazeton, ni elspezis preskaŭ ³/₄—¹/₂ de la kotizoj por ĝi. Ne ŝparante la monon ni plej efike povis propagandi.
Pli k pli ni gajnas la simpation por nia laboro en lab. rondoj. Niaj sekcioj k membroj organizis sume ĉ. 60 kursojn kun 1800 kursanoj. Krome ni sukcesis kunlabori kun „Instituto por Lab. Klerigo“ (soc.dem.-tendenca), eldonante skriban kurson (25 preslecionoj, de 8—10 pĝ.), kiu ĉiusemajne estas klarigata per radio. La elsendoj okazas ĉiudimanĉe de 8.30—8.55 h. (hol. tempo) pere de stacio Hilversum. La disaŭdigojn prizorgas la VARA (Lab. Radio-Asocio). Tial ke ni ne sufiĉe frue povis decidi, la kurso nombras nur ĉ. 700 partoprenantojn. Sekvantjare ni denove tenos tian radio-kurson. Ĉar ankaŭ la nelab. esp. organizoj havas multajn kursanojn k per la kristana radiostacio Huizen same okazas radio-kurso, ni povas diri, ke en nia lando miloj estas, kiuj lernas iel esp-on.
Nia Federacio starigis antaŭ kelkaj monatoj libro-servon, kiu bone ekfunkcias. Por pli ol 100 guld. semajne ni vendas (per abonsistemo, tiel ke oni povas pagi la mendojn en 10-monataj partoj). Tiel ni sukcesas havigi al la esp-istaro esp. literaturon. Pli k pli la SAT-libroj estas vendataj. Por SAT nun aktive ni laboras ĉi tie. Estas elektitaj du perantoj en Amsterdamo, kiuj komencis jam labori. La Fed.-estraro same subtenas ilian agadon per sia gazeto „Lab. Esperantisto“, en kiu ĉiudusemajne aperas pri k por-SAT-aj artikoloj. Pere de „Interkontaktilo“ (malregule aperanta ciklostilaĵo, kiu servas al pli intima kontakto inter Fed.- k sekci-estroj) ni agas same por SAT.
Cetere ni propagandas per la ĵurnalaro, ne forgesante eĉ la plej malgravajn. Tion faras ankaŭ la alispecaj esp-istoj. Por prilabori la gazetaron ekzistas en nia lando Gazetarservo. Sume aperis (de ni ricevitaj) ekz. en aŭg., sept., okt. en 77, 83 k 88 gazetoj 216, 189, 175 artikoletoj, informoj ktp pri k por esp-o k ankaŭ iel kontraŭ. Inter la gazetaro estas multaj lab. gazetoj. Speciale oni raportis pri la SAT-kongreso k la kursoj. Ĉiel ni k aliaj aktive agas en Nederlando.
H. W. A. (13 025).
Esperanto ĉe svedaj tramistoj.
Nur antaŭ nelonge fondiĝis la tramista klubo esperantista en Gotenburgo (Göteborg), kun celo propagandi espon inter la tramistaro, aranĝi kursojn ktp. Jam dekomence 40 K-doj aliĝis al tiu ĉi klubo. Unuj eklernis esp-on antaŭ 3—4 jaroj, aliaj estas komencantoj. Kelkaj apartenas al SAT, k ni malnovaj SAT-anoj streĉas nun ĉiujn fortojn por aligi kiel eble plej multajn kolegojn. Kiel prezidanton oni elektis la sekretarion de l’trafik-personara sindikato. Estas decidite, ke la klubo kiel eble plej baldaŭ interrilatu kun samprofesiaj kluboj alilandaj. (Vd. la tiucelan korespondanoncon en la antaŭa n-o de „S-ulo“). Ni fidas al la progreso de nia laboro! 12 287.
[REKLAMO p.12] LEA-administrantoj! Bonvolu sendi al la redaktanto de l’Jarlibro (adr.: SAT, 14, avenue de Corbéra, Paris XII) senprokraste la plej freŝdatajn indikojn pri membrostato, gazeto, adreso ktp.! Ni devas havi la informojn ĝis la 25-a!
Protestu kontraŭ la polia teroro!
SAT-membro 13 744 loĝanta nuntempe en Polio (li venis tien en novembro 1931) estis arestita la 10. 12. 31 kun ekzemplero de „S-ulo“ n-o 374/75 (en Krolemska Huta). Oni esploris lin k deziris scii, ĉu „S-ulo“ estas gazeto de l’IIa aŭ IIIa Internacio. Oni liberigis lin, sed konfiskis la „S-ulo“-ekzempleron.
Al redakcioj de ne-holandaj gazetoj!
Unu el la redaktoroj de la nederlanda socialdemokrata jurnalo „Het Volk“ (La Popolo) deziras ricevi la eksterlandajn esp. gazetojn. Se estas eble, vi bonvolu sendi al li pli malpli regule vian gazeton, por ke li el ili kompilu esp. rubrikon. Sendu almenaŭ tiujn ekz-ojn, en kiuj li povas trovi iajn faktojn. Tiu redaktoro ankaŭ komprenas kelkajn aliajn lingvojn. Sendu al K-do M. Wolters, red. „Het Volk“, Hekelveld, Amsterdam-C.
MEMORNOTO
Represis el „S-ulo“:
Geislinger Allg. Anzeiger, 27. 2., feria vojaĝo en Italio, Industrial Worker, Chicago, 8. 12., Katol. intrigoj en Hisp. (368/9), Het Volk, Amsterd., priesp. sciigoj (372/3), Norrlandsfolket, Kiruna, 4. 12., Infanlab. en Est.
Priesper. artik. k notojn enhavis:
Rahva Sõna, Tallinn (plurfoje en dec.), L’Effort, Lyon, 5. 12., 19. 12., Le Travailleur Municipal, St. Etienne, 1. 12., Geislinger Allg. Anzeiger., 30. 11. (esp. aug.), Ruhr-Echo, Essen, 7. 11., Signalen, Stokh., 17. 12., La Dépêche d’Indochine, Saigon, 7. 10. (pri la Perer-vojaĝo, granda artikolo kun la portreto de K-do P.), Trumglap, Saigon, 13. 10. (indiĝenlingva gaz.; same grava rap. kun bildo de K-do Perer); Freiberger Volkszeitg. 12. 11., 17. 11.
Peresper. materialon enpresis:
Le Populaire, Paris, 14. 12. (sportservo), Norrskensflamman, Lulea, 5. 12.
*
La sveda fervojista gazeto Signalen eldonis specialan kristnasko-numeron bele prezentitan, en kiu troviĝas duonpaĝo esperantlingva redaktita de „Ernesto“.
NIA POŜTO
Al kelkaj. — Bone rigardu viajn gazetojn, ĉar la membrokartojn ni principe sendas kune kun la gaz. krom kelkaj esceptoj. Adm.
KORESPONDADO
Unu enpreso, simpla trilinia anonceto kostas 0,80 mk. g., ĉiu plia linio 0,50 mk. g. — Grandaj anoncoj kun kadro: po kv. cm. kostas 0,20 mk. g.
ARGENTINO
K-do Arizmondi Fulgencio, Carlos Pellegrini 238, Buenos Aires, kĉl, pri div. temoj, L, PK.
GERMANIO
Koresp-adon dez. 2 junaj esp-istoj, kĉl, pri ĉ. temoj, L, PI, PM, bfl. Certe resp. Adr.: Walter Nitschke, Burgstädter Str. 1 N, Göppersdorf-Burgstädt.
K-do Willi Hameister (bakisto), Schillerstr. 22, Rostock, kun Gek-doj el ĉl, pri div. temoj. Resp. garantiata.
LITOVIO
K-do L. Noreiko, Aŭsros al. 40, Ŝiauliai, serĉas por siaj 20 gekursanoj gekoresp-antojn en ĉl, pri ĉ. t., L, PK, PI. Resp. gar.
PORTUGALIO
K-do Leonel Da Cruz (lignoskulptisto), Rua Joaquim Casimiro 20 — 4-o D., Lisboa, koresp. pri nudismo, interŝ. fotojn.
SVEDIO
Studrondo serĉas koresp-adon kun Gek-doj ĉl. L, PK, PI, PM, ktp. Adr.: „La Studrondo“, Poŝtkesto 789, Stockholm I.
Nepre legu!
Mi dez. ricevi por esp. propaganda ekspozicio div. simbolajn esp. poŝtkartojn, sigelk glumarkojn, esp. insignojn, afiŝojn ks. Sendu multnombre k rekomendite! Mi rekompencas per div. ilustritaj ruslingvaj gazetoj. Petro Surjanenko, Valki, Ĥarkovska okruga, Ukrainio, Sovetio.
ENHAVO
| paĝo | |
|---|---|
| La katenita scienco | 87 |
| Memore al du grandaj revoluciuloj | 88 |
| Grava avizo por ĉiuj! | 89 |
| Granda striko en la Nederlanda teksindustrio | 89—90 |
| La situacio k okazoj en Usono | 90—91 |
| Novaĵoj el Estonio | 91 |
| Letero el Finnlando | 91—92 |
| Resumo de senpartia enketo tra Sovetio | 92—93 |
| La klasbatalo tra la mondo | 94 |
| Diskutejo | 94 |
| Tra Esperantio | 95—96 |
Presejo Oscar Wettig, Gelnhausen (Germanio)
— página 13 —
LA „RULIĜANTA STABLO“.¹
La konsidero de l’laboro ĉe la ruliĝanta stablo rezultigas denove demandon, kiu okupas la penson de l’ laboristaro jam de unu k duona jarcento. Estas la demando pri la efiko de l’industria laboro sur la proleton. En ĉiuj dense loĝataj landoj ni troviĝas en la neevitebla situacio, ke ni povas kontentigi la bezonojn de l’milionoj nur per fabrika laboro partigita ĝis en la plej eta detalo. Rekonduko al ia ajn speco da metia formo de l’ grandkvanta produktado estas tute ne imagebla. Tamen la moderna fabriko estas fakte punejo. La laboristo fariĝis parto, ofte eĉ sklavo de l’maŝino.
Jena estas la esenca problemo de l’ fabrika laboro: ĉu estas ebla fari tolerebla la laboron en la fabrikoj sen domaĝo por la teknika produkto-kapablo? Krom tiu socipsikologa problemo por la socialisto k politikisto rezultas ankoraŭ alia demando. Tio estas la demando pri la influo de l’moderna labor-organizado sur la politikan energion de l’proleto.
Ni scias, ke la fabriklaboro k precipe tia en grandaj entreprenoj vekis la senton pri amaso k klaso. La amasoj de l’kamplaboristoj, kiuj vivas sub la plej mizeraj kondiĉoj, ankoraŭ nun estas plejgrandparte neorganizitaj. La amasigo de proletoj en grandegaj industriaj fabrikoj ebligis la organizadon de l’proletaro laŭ pli granda amplekso; ja, pro la neevitebla premo la fabrikorganizado preskaŭ trudis al la laboristaro ĝian propran organizadon. Sed la industria laboro ankaŭ stampis sian spiritan esencon en la sindikataj k partiaj organizoj proletaj. Malsprito karakterizas la fabriklaboron disigitan laŭ la plej etaj funkcioj; k tiu malsprito paralizas la volon k la memfidon de l’proleto. La envicigo en la grandioza labormaŝinismo kondukas al tiu superstiĉo pri la naturnecesa evoluo de l’partia maŝino k de l’proleta „movado“, fronte al kiu la unuopulo sin sentas nekapabla k sensignifa. La frua apatiiĝo de l’industria laboristo pro la moderna fabriklaboro estas unu el la kaŭzoj por la fatalisma teorio k politiko de l’socialdemokrataj partioj. La fatalismo liveras la amason al ĝiaj „gvidantoj“. Ĉi tiuj, lerte utiligante la demokratan maskon, favoras la endormigon de l’amaso, tiom facilan pro la submetado al la paraliza premo de l’laboro. Sur la servutemo, kiun ili mem favoras, la „gvidantoj“ bazas sian regadon. Dume estus ilia devo batali kontraŭ tiu plej granda danĝero por la estonto de l’socialismo, vekante la memfidon de l’laboristaro k edukante ĝin al sento pri respondeco, al spirita viglo k serioza kritiko.
Por nia esploro rezultas do jenaj du demandoj:
Ĉu la laboro ĉe la ruliĝanta stablo nepre signifas pliigatan degradon de l’laboristo, aŭ ĉu la laboristaro povas kontraŭi tiun danĝeron?
Ĉu el la laboro ĉe la rulstablo rezultas politikaj danĝeroj, k ĉu eblas kontraŭi tiajn?
Jam antaŭ enkonduko de l’rulstablo, la industria laboro estis disigita en la plej etajn k monotonajn funkciojn. Ĝis antaŭ nelonge, la Teler(Taylor)-sistemo regis la labormetodojn. Ĝi disigis ĉiun laboron en la unuopajn funkciojn, destinis precize la manieron de l’manipulado k kontrolis tiun per multegaj formularoj k kontrolistoj kun klikhorloĝo. De la funkciestroj de l’Teler-skolo la homo estis traktata jam tiagrade kiel nura objekto, ke ĉi-rilate ne estas atingebla pliakrigo per la nova labormetodo.
La esenco de l’nova metodo estas la kunigo de l’disigitaj funkcioj. Pri tio Teler preskaŭ ne zorgis: La maŝinoj estis instalitaj laŭ sia metia karaktero en apartaj metiejoj; tiuj situis unu apud la alia. La laboraĵo migris de laborfunkcio al laborfunkcio zigzage tra la diversaj metiejoj, provizejoj k kontrolejoj. En ĉiu metiejo, la laboristoj sidis unu apud la alia, sen videbla interligo kun la tuta laborprocedo.
Ĉe la nova metodo, la laboro estas organizata laŭ grupoj. La diversaj metiistoj ne plu sidas ĉiuj en la sama ejo apude, okupataj per la sama laborfunkcio. Ili nun estas lokataj laŭ sia laborfunkcio unu malantaŭ la alia; same la maŝinoj. La laboro fluas de unu al la alia. Pro tio, tia labormetodo estas nomita „flua laboro“.
La lasta paŝo al plenperfektigo de tia organizo estas, ke oni instalas inter la laborlokoj ruliĝantan stablon k fine, ke oni faras la stablon mem laborloko.
El tiu nova formo de l’labororganizado rezultas multaj profitodonaj avantaĝoj, kiuj tute ne tuŝas la personon de l’laboristo mem aŭ la penon uzendan de li por la laboro: Oni ŝparas malprofitigajn transportojn k provizejojn, kostojn por materialoj, tempon k malutilan laboron. Sed necesas por ĝi ekzakte ellaborita aranĝo de l’laborfluo k de l’material-alportado.
La efiko de l’„flua laboro“ ĉe la ruliĝanta stablo sur la laboriston mem nun dependas de diversaj cirkonstancoj. Antaŭ ĉio kompreneble de la rapido de l’rulstablo. La akra konkuro sur la labormerkato ebligas dungi bone pagatajn rekord-rompulojn k per ties helpo plene elsuĉi la laboristojn. Tion malhelpi la laboristaro povas nur batalakirante la rajton partopreni la fiksadon de l’laborrapido. Tiu rajto devas esti fiksata en la salajr-tarifoj. Se en tio ili sukcesas, la laboro ĉe la rulstablo rezultigas pli klaran k pli objektivan labormanieron k fikson de l’ salajroj ol estas eble nun ĉe la laboro laŭkvanta.
¹ Estas necese, ke oni finfine elektu komunan esprimon por la labormaniero nomita france: „travail à la chaîne“; angle: „work at the moving band“; germane: „Fließband-Arbeit“. Mi proponas, ke oni elektu la esprimon: laboro ĉe ruliĝanta stablo. La tuta aparato ja povas esti konsiderata kiel granda senfina stablo. Cetere, la principo, kiu gvidas tiun labororganizadon, estas, ke la laboristo ne estu devigata forlasi la lokon, kie li staras por preni ilojn aŭ materialon. Ĉio necesa por la laboro devas veni mem ĉe la dispono de la laboristo. Tiun postulon aplikas la ruliĝanta stablo. Oni ankaŭ povus bone pravigi la francan esprimon ĉenlaboro; la laboristoj en tia aranĝo konsistigas ja kvazaŭ ĉenon. Ne tre gravas la elekto mem de ĉi tiu aŭ tiu esprimo; kio gravas, estas la unueco, kiu ebligas facilan interkompreniĝon. Ni ŝatus ekscii la opinion de la K-doj pri ĉi tiu demando. — E. L.
[REKLAMO p.13] EN NENIES BIBLIOTEKO DEVUS MANKI JENAJ BROŜUROJ: Prez-malaltigo! — Parte nova prezo! E. LANTI, For la Neŭtralismon! (3-a eldono). 32 p. . . . . . . . . 0.30 mk.g. E. LANTI, La Laborista Esperantismo. 40 p. . 0.40 „ ELSUDO, ABC de Sennaciismo. 60 p. . . . 0.40 „ Kvardek Jaroj de Esperanto 49 p. . 0.40 „ k la kursa lernolibro por laboristoj: PETRO (4-a eldono), laŭ parola metodo. 64 p. 0.70 „ Laborkajero al PETRO. . . . . . . . . 0.30 „ Avizo: La libro „Ni Legu“ estas elĉerpita; nova legolibro estas en preparo.
— página 14 —
Certe, la monotono de l’laboro ne estas ŝanĝata per tio. Sed pro la pli granda supervideblo de l’ tuta laborprocedo estas pli facile ŝanĝi la laborfunkciojn. Ĉe Ford laŭdire estas ĉiam eble ŝanĝi la laborfunkciojn. Sed oni asertas, ke tamen la laboristoj deziras tion nur malofte, ĉar ili pli vole konservas la jam per dreso akiritan manipulon. Sed ĉe diversaj homoj tio certe diferencas. La vigla, interesiĝanta laboristo suferas pro la monotona laboro ĉe la rulstablo. Por li la ekzamenado de l’unuopaj laborpecoj ĉe la multnombraj kontrolejoj estos la ĝusta funkcio. La metiema laboristo estos plej taŭga kiel ilfaristo, fasonisto aŭ en simila funkcio. Kiel laboristo ĉe la ruliĝanta stablo tiu plej bone taŭgas, kiu preferas diligente fari sian tutan laboron sen multa pripensado. Li prijuĝos la laboron ĉe la rulstablo laŭ tio, ĉu li ricevas per ĝi sufiĉan salajron dum ne tro longa labortempo. Ĉar tiu labormetodo rezultigas grandajn profitodonajn avantaĝojn, mallonga labortempo kun alta salajro estos ebla, se la laboristaro estas sufiĉe forta por limigi la profiton de l’kapitalistoj. Sed tiun taskon povas solvi nek la laborista fabrik-delegito nek la sindikatoj solaj. Por tio necesas la forigo de l’ „rezervarmeo“ k per tio forigo de l’ nuna klasa socio entute.
En la kapitalisma socio la laboro ĉe la rulstablo ĉiam enhavas la danĝeron de pliigata ekspluatado. Sed tio tute ne estas alia ĉe la laboro laŭkvanta. Tial, tio ne estas aparta malavantaĝo de l’ruliĝanta stablo.
Kontraŭe la laŭgrupa organizo ebligas al ĉiu laboristo superrigardi almenaŭ parton de l’tuta laborprocedo. Ne plu li staras izolita en la labortondrado de l’grandkvanta produktado. Li vidas kreski la objekton. Tiel li iomete ĝuas la senton de l’iama metiisto, kiu produktis siajn laboraĵojn de komenco ĝis fino.
Pro la plifaciligata supervideblo de l’laborfluo ankaŭ la laborista delegito pli bone kapablas plenumi sian komplikan taskon partopreni en la decidoj pri la laboro. Hodiaŭ, tiu demando fakte ja estas ankoraŭ ne tre grava, ĉar la laboristaj delegitoj posedas neniun realan potencon. Sed, kiam la laboristaro batalakiros por siaj delegitoj efektivan rajton partopreni en decidoj, tiam ne restos negrava, ĉu la fabrikorganizo permesas al tiuj atingi plenan rigardon super la laborprocedo aŭ ne.
Per tio ni povas respondi la demandon pri pliigata degrado k ekspluatado al la laboristo pro la laboro ĉe la ruliĝanta stablo. La ruliĝanta stablo ne kondukas nepre al pliigata sklavigo de l’laboristaro, se tiu ĉi faras k konservas siajn organizojn batalpovaj, se ĝi restas ĉiam konscia pri la danĝeroj de l’moderna labormetodo k se ĝi realigas la necesajn kontraŭrimedojn energie k celkonscie. (Finota.)
Karlo Hinkel en germanlingva „ISK“, n-o 9, 1926. Mallongigita traduko.
[REKLAMO p.14] Por ke „LA NOVA EPOKO“ pluvivu 1307 T. Weder (New York) mk.g. 25.—
Mia vojaĝo al Norda Afriko.
Mi forlasis Barcelonon la 16-an de aŭgusto. La vojaĝo estis tre bela. La ŝipo fendis la bluan akvon trankvile. Oni vidis dum la vojaĝo kelkajn grandajn fiŝojn, kiuj ĉirkaŭis la ŝipon esperante kapti iom da manĝaĵo, ĉar la kuiristoj ĉiam ĵetas kelkajn rest-pecojn en la maron.
[BILDO p.14 | 39,34,66,57] Desegnaĵo: alta minareto kun kupolaj blankaj domoj ĉe ĝia piedo.
Kiam noktiĝis, ni preterpasis la belan marbordon de Malorko (Balearaj insuloj); ni ĉiuj vojaĝantoj rigardis kun miro la belajn rokojn de tiu ĉi ĉarma terpeco sur la akvo. La luno speguliĝis en la kvieta marakvo k surŝipe ekdancis la gevojaĝantoj ĉe fonograf-akompano; arabaj pasaĝeroj memorigis per kantoj pri sia neforgesebla lando. Aliaj rigardis la dancantojn. Ĉiuj ŝajnis esti kvazaŭ en familia kunveno. Nur post tri horoj ĉiuj malaperis por iom ripozi, k ankaŭ mi envolviĝis en mia kovrilo k ekdormis, ĝis je la sepa horo matene mi aŭdis la bruon de l’maristoj lavantaj la ŝipoplankon. Multaj el ili kantis. Post nelonge estas atingita tero: ni rigardas Alĝeron, kiu estas konstruita sur monto k kiu havas gravan, oportunan havenon. Ni aranĝis niajn pakaĵojn k forlasis la ŝipon. Tuj amaso da araboj prezentis sian helpon kiel portistoj. Pasport-revizo, pakaĵ-revizo, eĉ vestotraserĉo — longdaŭra, ĝena afero… Sed poste ni estis liberaj k lasinte ĉe la stacidomo la pakaĵojn supreniris tra la stratoj k sur longaj ŝtuparoj.
La suno brulis forte. Araboj pasis apud ni. Ili portas blankajn vestojn, la kapoj estas kovritaj per serpente volvitaj blankaj tolaĵoj; multaj el ili ankaŭ vestas sin kiel eŭropanoj, nur kovrante la kapon per ruĝa ĉapeleto. Preskaŭ ĉiuj parolas krom sia araba dialekto la francan lingvon. Trapasinte longajn ŝtuparojn, mi ekvidis belajn ĝardenojn; inter ili estas sidlokoj por la loĝantoj sub la malvarmeto de l’ arba ombro. Oni devas pagi iom da mono por sidi tie.
Mi ne havis libertempon por viziti la esperantistan rondon, bedaŭrinde, ĉar estis tre malfacile por mi interkompreniĝi kun la loĝantaro. Posttagmeze mi vizitis la arabajn kvartalojn. Unue mi trovis placon kun monumento dediĉita al la mortintoj de l’granda eŭropa milito; apude sur placeto staris kelkaj grandaj aŭtomobiloj, kiuj transportis la arabajn loĝantojn el la vilaĝetoj al Alĝero. La loko estis plena da araboj promenantaj k aranĝantaj sian negocon. Poste mi troviĝis en strato, kiu konsistas preskaŭ nur el vendejoj, razejoj k trinkejoj. Ĉi lastaj estas tre interesaj, ĉar kutime la araboj sidas sur la planko trinkante teon k babilante en sia stranga lingvo. Oni vidas ankaŭ multajn arabinojn kun vizaĝoj kovritaj per tolaĵoj ĝis la okuloj, laŭ la mahometana moro. Tiu ĉi araba kvartalo estas tre malnova; multaj mallarĝaj stratetoj malbonodoras, nek suno nek aero povas penetri en tiujn ĉi angulojn. Inter la araboj moviĝas ankaŭ negroj k judoj.
Je la dudek-unua horo mi vojaĝis vagonare al Sidi Bel-Abes (Horano). La mallumo ĉesas jam je la kvina horo matene k mi povis rigardi en la sunbrilo la riĉan agrikulturon de Alĝerio. Oni vidas longajn falĉatajn kampojn, ankaŭ vinberkampojn kun grandaj beroj pendantaj super la tero. Belega pejzaĝo! La posedantoj estas kelkaj eŭropanoj k iu arabo. Ĉi tiuj bienuloj estas la veraj sinjoroj de Alĝerio, kiuj laborigas la malriĉajn indiĝenojn dum dek k dekdu horoj tage.
Post dekduhora vojaĝo mi atingis la urbon Sidi Bel-Abes.
Kulturo k laboro.
La urbo estas kunigita el kelkaj vilaĝetoj; la loĝantoj plejparte estas hispanoj k araboj; krome oni renkontas francojn k judojn. Preskaŭ ĉiuj loĝantoj scias paroli tri lingvojn (araban, francan k hispanan). En la lernejoj la infanoj lernas nur la francan k araban. Mi laboras ĉi tie kiel masonisto, k ni ricevas malgrandan salajron por dekhora labortago. Niaj helpantoj estas araboj k negroj, kiuj gajnas laborante dek horojn ĉiutage 15—20 frk., kiun sumon oni jam bezonas por la nura manĝo. Mi ne scias, kiel ili povas nutri sin k la familianojn. Certe ili vivas en mizera situacio.
Menciu nepre esperanton ĉe represigo de artikoloj esper.-devenaj!
— página 15 —
La franca estraro donas senpagan instruon al la loĝantoj, tamen nur povas lerni la infanoj de l’bienuloj aŭ de l’eŭropanoj, ĉar la idoj de l’malriĉaj araboj estas devigataj labori anstataŭ viziti lernejon. Estas multaj malriĉaj indiĝenoj, kiuj scias nek legi nek skribi.
La moroj estas tre malnovaj k la virinoj estas aĉetataj de la edzoj ĉe la gepatroj. Ekzemple la gepatroj de la edzo parolas kun la gepatroj de l’ edzino pri la edziĝo de l’paro. La gepatroj de l’ knabino petas transdoni por sia filino ĉevalojn aŭ kamelojn aŭ monon ktp; laŭmezure de la riĉo de l’koncerna familio ili postulas pli malpli grandan doton. La filino povas esti aĉetata ekde la 14-a jaro. Multaj riĉaj araboj edziĝas kun kvar, kvin aŭ ses virinoj. Riĉaj edzoj promenas en la antaŭedziĝa nokto ĉevale tra la stratoj, akompanate de l’tuta familio. Oni ludas strangan muzikon, la edzo portas la manojn ligitaj sur la ĉevalo k li estas devigata pardoni k kisi ĉiujn malamikojn, kiujn li konas. Post la promenado li estas prezentata al la juna edzino, k sekvas festeno. Poste ambaŭ restas solaj. Se li povas pruvi, ke ŝi ne estas virga, li redonas ŝin al la gepatroj.
En tiu ĉi regiono laboristaj organizoj ne ekzistas, pro tio la laboristoj estas traktataj kiel bestoj, precipe la indiĝenoj. La gazetoj estas burĝaj, neniam oni trovas artikolojn defendantajn la laboristaron. La kinejoj ĉiam montras francajn patriotajn filmojn, la trinkejoj estas multnombraj k oni vidas multajn drinkemulojn. Male, kultursocietoj ne ekzistas; multaj personoj estas bone instruitaj, sed malbone edukitaj k senkulturaj. Tio estas honto por la franca nacio, kiu aranĝis kolonian ekspozicion en Parizo pri Afriko, por montri sian ĉefan afrikan komercon k industrion k la belaĵojn de l’ araba mondo. Tamen ĝi ne montris, kiel la arabaj laboristoj vivas en granda ekspluatiĝo k mizero. SAT-ano 15316.
RELIEFAJ OKAZINTAĴOJ.
Japanio atingis sian celon en Manĉurio: preskaŭ la tuta teritorio estas okupita de japanaj trupoj, la ĉina armeo estas repremita ĝis la Granda Murego, la japanoj tenas siajn trupojn en Manĉurio sub la preteksto purigi la landon de la „banditoj“. Ili deklaris sian intencon starigi „sendependan“ manĉurian ŝtaton. La interveno de la Ligo de Nacioj montriĝis fiktiva. La registaroj de Nankino k Kantono faris interkonsenton k reunuiĝis.
La reveno de Gandhi en Hindion estis la signalo por denova okazigo de pasiva militiro (de „neobeo“) kontraŭ la britaj estraroj. La sekvo estis la aresto al Gandhi k lia adjutanto. La popola simpatio montriĝis por la arestitoj per imponaj manifestacioj. La tuthinda parlamento organizadas la reziston al la registaraj persekutoj k dekretoj. Oni bojkotas anglajn varojn.
En Novjara parolado la germana regna prezidanto Hindenburg insistis pri malarmado de ĉiuj ŝtatoj aŭ, en alia okazo, pri la rajto de Germanio je samproporcia armado; same pri nuligo de l’riparpagoj. La disaŭdigo estis ĝenata de komunistoj.
La germ. kanceliero Bruning semis konsternegon en la politikaj medioj per sia anonco, ke Germanio ne nur nuntempe, sed ankaŭ estonte ne pretos pagi la riparpagojn.
Okaze de Novjaro la sovetia gazetaro atentigis pri la perspektivoj de l’tutmonda ekonomia krizo k la eblo de kontraŭsovetia milito, kiu grave povus endanĝerigi la realigon de l’Kvinjara Plano.
Komenciĝis intertraktoj inter la sovetia registaro unuflanke k la latvia, rumana, finlanda k polia registaroj aliflanke pri interkonsento ne-ataki unu la alian.
Militista parado ŝovinista havis lokon en Parizo okaze de la enteriga ceremonio por la militministro Maĵino (Maginot).
En Finlando estis kondamnata per popola referendumo la leĝo pri alkoholmalpermeso, kiu laŭ higien-ministeria statistiko timige plimultigis la drinkadon.
En Germanio estas fondita kontraŭ la minaco de Hitler-regado defendorganizo laborista sub la nomo „La Fera Fronto“, kiun konsistigas ĉefe anoj de la respublikana defendorganizo „Reichsbanner“ (Regna Standardo) k de la liberaj sindikatoj (ADGB).
En Katalunio multiĝas la strikoj kun revolucia karaktero. En la karbminejoj de Figolsi 800 strikantoj kaptis la armilojn de l’ civil-gardistaro. En apuda urbo Berga la tekslaboristoj ekstrikis, elrabis magazenojn k malhelpis la aŭtomobil-cirkuladon de l’publikaj servoj.
POR NIA MEDITO.
„En ĉiu okazaĵo de l’naturo, fortoj efikas kontraŭ fortoj k nur la povo decidas. Egalo de l’povo sole decidas ĉi tie la ekvilibron. Sed en nia interno ni havas alian leĝon, kiu manifestiĝas en la ideo de virto k justo. … Laŭ tiu interna leĝo, kiun la racio donas al si mem en ĉiu homo, decidu ne povo aŭ perforto, sed nur la egalo de l’rajto. La rajto de l’ plej malforta estaĵo supervenku la povon de l’ plej forta, la rajto de l’neplenaĝa infano superu la forton de l’plej klerigita intelekto.“ J. F. Fris en „Filozofa Juro“.
„Fakte, la plej seka, la plej malvarma etika aŭ justa agmaniero valoras pli multe ol ĉia ekstazo de entuziasme sindonetantaj sentoj, kiuj retiriĝas antaŭ la ago.“ J. F. Fris en „Julio k Evagoro“.
„Mia vivo estas por mi ne objekto de l’meditado, sed de l’ago. Ĝi estas tasko al mia volo. … Mi klopodu, ke mi agu prudente k saĝe. …“ J. F. Fris en „Julio k Evagoro“.
Pri la enhavo de artikoloj aperantaj en „S-ulo“ respondecas la aŭtoroj.
La klasbatalo tra la mondo
Mortigoj en la lastaj strikoj en Hispanio.
La striko deklarita en la provinco de Badajoz de la Ĝenerala Sindikata Unuiĝo Laboristara estis entuziasme akceptata de la kamparanaro. Ĝi havis kiel celon senoficigi la provincestron k la kolonelon de l’civila gardistaro, k protesti kontraŭ la provincestro, ĉar li defendis la civilan gardistaron k ĝian estron kontraŭ la proletaro. En tiu ĉi provinco la kamparanaro malsatas k estas daŭre persekutata de la civilgardistoj. La striko ĝenerale forpasis pace, escepte en la vilaĝo Kastilblanko, kie la estro al la civilgardistaro sendube ordonis pafi, kiam montriĝus laboristoj en la strato. Unu laboristo estis mortpafata. Virino anoncis la okazon al ĉiuj laboristoj; ĉi tiuj, kiuj estis sur la popola placo, marŝis al la loko de la faro k renkontiĝis kun kvar civilgardistoj, kiuj pafis kontraŭ la manifestaciantoj. La laboristoj tiam arde atakis k mortigis la kvar gardistojn.
En alia vilaĝo, Zalameo de la Serano, kiam la laboristoj marŝis hejmen post parolado de iu K-do, la estro ordonis al la civlgardistaro pafi, k du K-doj estis mortigitaj, multaj vunditaj. En la provinco de Logrono, en la vilaĝo Arnedo alian tagon pafis la gardistoj k mortigis kvar virinojn k unu infanon, kiuj hejmen iris kun multaj aliaj personoj. En Zaragozo, Kuenko k en Valencio estis mortigataj de la gardistaro 5 laboristoj k multaj estis vundataj. La indigno inter la proletaro estas grandega kontraŭ la kanajlaj civilgardistoj. Timante konfuzegojn, la registaro ne severe admonas la civilgardistaron.
Observanto vidas preskaŭ certe planon de perturbado fare de la ekleziuloj k monarkistoj (respublikanoj, radikala partio de Leru) kontraŭ la socialista partio k ĝenerala sindikatunuiĝo laboristara. Gabino M. Marina.
La nacisocialistoj trankvile organizas kazernojn (Germanio).
En Brunsvigo, subŝtato germania, en kiu regas la nacisocialistoj (Hitleranoj), ĉi tiuj kreis por siaj atak-taĉmentoj ĝis nun kvin kazernojn. Ci tiuj institucioj prezentas rifuĝejon al multnombraj prusiaj nacisocialistoj, kiuj teroras la loĝantaron. En Hamburgo la polico arestis 50 nacisocialistojn, kiuj distribuis flugfoliojn. En la subŝtato Anhalt la registaro eksiĝis, ricevinte malplimulton en voĉdono pri malkonfido aranĝita de la naciistoj.
Aliflanke la reago de l’laboristaro kontraŭ la Bruninga dekreto pri ĝenerala malaltigo de l’salajroj restis sensignifa. S. P. R.
El Nederlando.
La laboristoj pli k pli revoluciemiĝas. En la teksindustria distrikto
— página 16 —
„Twente“ la laboristoj strikas kontraŭ la volo de siaj socialdemokrataj gvidantoj. La gvidantoj minacis fermi la subtenkasojn, sed la laboristoj devigis ilin malfermi la kasojn k la gvidantoj nun mem sankcias la strikon.¹
En multaj urboj manifestaciis la senlaboruloj la 15-an de decembro. En Roterdamo k Arnhemo okazis interpuŝiĝoj kun la policistaro: kelkaj laboristoj estis vundataj, en Roterdamo ankaŭ inspektoro. En Amsterdamo la senlaboruloj protestis kontraŭ la devo stampatesti pri sia senlaboreco du fojojn ĉiutage por la neorganizitaj senlaboruloj (la organizitaj stampas unu fojon ĉiutage). Ili proteste ne stampis, sed la skabeno² dekalkulis de la subtenmono 1.50 guldenon por ĉiu mankanta stampo! Sekve okazis batalo kontraŭ la policistoj: unu laboristo estis vundata, du aliaj arestataj.
Ĉie en la lando kreskas la mizero, sed la reĝino, kiu ricevas subtenon de 1.200.000 da gd. jare (ĉe okhora labortago 500 gd. ĉiuhore) en sia kristnaska salutparolo antaŭ la mikrofono konsilis al la senlaboruloj turni sin al dio! Ni havas Radio-Kontrolkomisionon, kies tasko estas ŝirmi la kapitalisman kulturon kontraŭ revoluciaj atencoj, sed ĝi kredeble ne kontrolis la reĝinan paroladon. 14942
Rasa interfratiĝo de l’malsatuloj en Usono.
Inter la „malsat-marŝantoj“, kiuj en decembro el tuta Usono direktiĝis al Vaŝingtono por manifestacii, troviĝis sufiĉe granda nombro da negroj. Ordinare en tiaspecaj manifestacioj la negroj estas sufiĉe maloftaj. „La negro estas nia frato“, ripetadis la blankaj K-doj. „Li havas rajton esti juste traktata.“ La unuan fojon en tiu Usono, en kiu la ras-antaŭjuĝoj estas tiom disvastigitaj, okazis tiel grandskala ras-interfratiĝo. En Baltimoro, kie la malsatuloj kampis en vasta urba dok-remizo (deponejo), polic-oficiro anoncis, ke li trovis kelkajn litojn en misi-domo, sed nur por blankuloj. Unuanime la K-doj rifuzis akcepti la rasdiferencigan fikondiĉon, k ĉiuj restis kune, blankaj k negraj, en la halo sur la senmatraca planko.
Interbatiĝoj ne okazis en Vaŝingtono, sed nur kantado k elmontrado de multnombraj afiŝoj kun surskriboj kiel: „For la privatan bonfaron! Ni volas senlaborulan asekuron! Impostu la riĉulojn por helpi la senlaborulojn!“ Gg.
Mizerega situacio de l’laboristoj en Brazilio.
La direktoro por publika sanstato en Brazilio asertis, ke 30 milionoj da homoj mortas malrapide en Brazilio pro malsato, sifiliso k flava febro. La kaso de l’ŝtato bankrotis. La kafoprezoj malaltiĝis dum la du lastaj jaroj de 30 al 6 cendoj usonaj por kilogramo. La kafoprovizoj tiom amasiĝis, ke oni uzas kafon por hejtado k ĵetas ĝin en la maron. Tiu ĉi kafkrizo suferigas precipe la laboristaron, kies salajroj malaltiĝis de 500 ĝis 120 milrejsoj jare. La senlaboruloj ne estas statistike registritaj: nur en la ŝtato de Sankta Paŭlo ekzistas 400 mil. Oni laborigis 400 senlaborulojn sur la Florinsulo 18 horojn tage; ili ne ricevis monpagon, sed nur unufojan manĝon tage k cigaredojn unufoje semajne. Al protestoj kontraŭ simila ekspluatado la gardistoj respondis per la armiloj. H. T.
¹ Vidu pri tio la raporton en la n-o 380. — Red.
² Kredeble uzata en la senco de: magistratoficisto. — Red.
SCIENCO K TEKNIKO.
La heredo.
La heredo estas sendube la plej komplika demando de la biologio; k se ĉi tiu vorto havas la aŭreolon de mistero, pri tio kulpas nia nescio. La intiman meĥanismon ni malkonas. Kion ni scias, estas tio, ke kelkaj trajtoj de vivaĵoj transmetiĝas de gepatroj al infanoj per la generado, sed kiel? Kiagrade? Kial? Tiom da demandoj, al kiuj nur malprecize ni povas respondi. Ni tamen eksperimente esploru la problemon laŭorde:
1-a kazo: La gepatroj intersimilas.
Tio estas la plej simpla kazo: la pura raso. Oni konsentas tiukaze, ke la infanoj similas la gepatrojn. Sur tiu ĉi aserto eĉ baziĝas la kompreno pri speco. Ni vidu, ĝis kiu punkto ĝi estas ekzakta. Ne parolante pri varioj k esceptoj, mi konsideru la simplan kazon, ke la patro k la patrino estas ekzakte similaj. Laŭ la mitologio la filo de Hermes k Afrodito posedis la unikan kapablon povi esti samtempe patro k patrino por siaj infanoj. Reale, la hermafroditeco estas malofta, ĉiam nekompleta k limigita al eksteraj duarangaj trajtoj. La hermafroditeco ekzistas ĉe la heliko, tamen ne ekzistas solula fruktigo: ĉiam estas kuniĝo. Kaj la plej kurioza ekzemplo pri tiuj ĉi senfinaj varioj inter malvastaj limoj estas prezentata per la strukturo de l’ homaj fingropintoj.
Tie oni vidas tutajon el inter si paralelaj kurboj, kiuj laŭiras regulajn liniojn. La ĝenerala aspekto estas ĉiam la sama, sed se oni atente esploras la kurbojn simetriajn al du fingroj, oni neniam trovas aranĝ-identon. La antropometrio uzis tiun ĉi econ por la krimul-identigo: la konata metodo pri la fingro-premsignoj.
La leĝon pri la variado, konstatita ekzemple ĉe la plantoj (greno), oni aplikas praktike por la plibonigo de l’specoj (selekto). Oni tiel sukcesis krei artefaritajn specojn de plantoj ekstreme variantajn de la origina speco. Sammetode oni perfektigas animalspecojn (ĉevalo ktp). Sed se oni ĉesas praktiki la artefaritan selekton, se oni prenas iujn ajn reproduktantojn, eĉ se ili konsistigas parton de la selektita speco, la ricevataj ecoj laŭgrade modifiĝas en la senco, ke ili fine revenas al la deirpunkto.
2-a kazo: La patro k la patrino ne estas similaj.
La produkto estas hibrido. Multaj eksperimentoj estas faritaj rilate la hibridiĝon. Nuntempe oni kalkulas centojn da pozitivaj provoj favore al la rasmiksiĝoj ĉe vegetaĵoj k animaloj. G. Mendel montris per la kulturado de iuj piz-variaĵoj, ke ekzistas difinitaj ecoj laŭ formo k koloro, kiuj persistas senŝanĝe ĉe la miksiĝo aŭ, se ili malaperas, ili malaperas nur momente por reaperi ĉe sekvantaj generacioj. En ĉiuj kazoj tiuj ĉi ecoj formas tuton en si. Miksiĝo kun aliaj ecoj ne okazas: la matematikistoj nomus ilin unuoj, kiuj ne estas samspecaj k kiuj ne estas inter si adicieblaj. Ekzemple:
Krucigante blankan muson kun ordinara griza muso, oni havas ekskluzive grizajn musojn. Sed tiuj musoj nur estas laŭ la ekstero grizaj. Ili diferencas de ordinaraj grizaj musoj. La eco griza estas nur „reganta“, dum la eco blanka estas „regata“. Unua leĝo rezultanta estas la leĝo pri la superregado de ecoj.
La per la krucigo akiritaj grizaj musoj efektive diferencas de normalaj grizaj musoj; ĉar se oni krucigas inter si la grizajn normalajn musojn, rezultas el la krucigo unuforme grizaj musoj; sed se oni krucigas male la hibridulojn blank-grizajn (kiuj estas grizaj, kiel ni diris), oni ricevas samtempe grizajn k blankajn musojn. La musoj similas al siaj geavoj. La proporcio el grizaj k blankaj musoj ricevitaj krome obeas regulon: oni ricevas 1/4 da blankaj k 3/4 da grizaj musoj. Tiuj ĉi musoj, poste krucigitaj kun blankaj musoj, rezultigas duone grizajn k duone blankajn musojn.
Alia ekzemplo: bluaj k brunaj okuloj ne miksiĝas. Oni havas aŭ bluajn aŭ brunajn okulojn. La patro havas bluajn, la patrino brunajn okulojn: la ido havas brunajn okulojn. Oni diras tiukaze, ke la reganta koloro estas la bruna k la blua estas latenta. Ĉiuj infanoj naskitaj el tiu ĉi unua kuniĝo havos brunajn okulojn. Ĉi tie la eksperimentoj haltas k la hipotezoj komenciĝas. Kiun okulkoloron havos la idaro de tiuj infanoj, se ili interedziĝas? Kvarono havos bluajn k 3/4 brunajn okulojn. Se la kvarono bluokula edziĝus kun puraj bluokululoj, la idaro konsistus el duono da brunokululoj k duono da bluokululoj ktp.
Sed ne ĉiuj organismaj ecoj estas Mendelaj ecoj. La plej multaj ecoj
— página 17 —
SENNACIULO 105
varias k povas konserviĝi nur per konstanta selektado. Sed la Mendelaj leĝoj aplikiĝas al koloroj de l’floroj, folioj k fruktoj, formtranĉaĵoj de l’folioj k petaloj; ĉe la animaloj: al har-, plum- k okulkoloro, foresto de haroj aŭ ĉeesto de kornoj, krestoj ktp. Sed ofte la ecoj ankaŭ iras pare. La du ecoj ĉiam alestas [?] kune aŭ mankas kune. Oni diris, ke ekzistas interrilatoj inter la miopo k la okulkoloro. Japanaj dancmusoj kun heredaj orel-lezoj internaj montris, ke la Mendelaj leĝoj aplikiĝas al patologiaj trajtoj. Laŭskeme la san- aŭ malsan-stato povas esti konsiderataj kiel kontraŭaj Mendelaj ecoj.
La konsekvencoj de tiu ĉi aplikado estas grandegaj k permesas klarvidi en amaso da hered-malsanoj. Sed pli profunde studante oni rimarkas, ke la reguloj ne estas tiel simplaj. Oni estas devigata tiri pluajn konsekvencojn el tiu leĝo. Tiel ankaŭ la sekso mem estus Mendela eco.
Sed estu menciata ankoraŭ kuriozaĵo rilate la daltonismon (nekapablo de ĝusta kolorperceptado): Patro daltonista k patrino normala havos infanojn normalajn k tamen, tiuj infanoj portos en si — en latenta stato — la ĝermon de l’daltonismo. La filoj estos normalaj, sed la filinoj povos transigi al la duono de siaj infanoj la daltonismon. Vi vidas, kiom komplikaj estas tiuj problemoj. Mendel k liaj disĉiploj havas la meriton esti iom lumigintaj tiujn demandojn. Kaj certe iutage tiuj ĉi leĝoj estos adaptataj de iu sociologo al la rasaj k sociaj problemoj.
La „vivanta filmo“.
En Usono formiĝas societo kun kapitalo de 20 milionoj da dolaroj por la ekspluatado de nova invento, protektita jam ĝis nun per dudeko da patentoj por ŝirmi ĝin kontraŭ ĉia imito. Temas pri la „vivanta filmo“, nova filmspeco, kiu distingiĝas de la malnovaj per tiu supero, ke ĝi havas tri dimensiojn, aldone al la ĝisnunaj: alto k larĝo, ankaŭ la profundon. Alivorte dirite, tiu nova procedo reliefigas la personojn. La tiel fabrikataj filmoj donas al la projekcio la perfektan impreson pri l’spaco k la efekto estas ekzakte la sama kiel tiu de la scenejo. Sendube la gravo de tiu invento superas multe eĉ tiun pri la parol-filmo. Cetere la „vivanta filmo“ tute malbezonas ekranon. La inventisto laboras super tiu procedo jam depost pluraj jaroj. Antaŭ nelonge okazis la unua demonstracio, kiu forte impresis la ĉeestantojn, kiuj kredis vidi antaŭ si vivantajn estaĵojn.
DISKUTEJO:
Respondo al K-do. F. S.
(„S-ulo“ n-o 374/75.)
Mi ne tute komprenas vin. Unue, vi konsentas la konkludon el mia diskutartikolo: „La eklezio do konsentis eĉ aprobi komunistan ŝtatformon, kondiĉe ke ĝi povas spirite k materie profiti el ĝi.“ Tio validas, laŭ vi, nur por Paragvajo, sed ne nun por Sovetio. Kial ne? Pro ekonomiaj kaŭzoj? Ĉu tiaj malhelpus la spiritan superregadon de l’eklezio, kiu siavice aprobus la ekonomian bonfarton de l’superregatoj? Ne, nur politikaj rimedoj malhelpis k malhelpas tian superregadon. Certe, la ekonomia formo ne estas negrava, sed ĝi ne estas decida por la spirita ekspluatado. Pro tio katolikaj eminentuloj (ne nur seninfluaj idealistoj, sed kardinaloj k ĉefepiskopoj) ja povas alude mencii ankaŭ la eblon rekoni pli justan ekonomian ordon. Kompreneble, la eklezio uzas ankaŭ la kolektivismon por agiti kontraŭ Sovetio.
Celfine ni ja akordiĝas. Sed via artikolo apogas la supozon amplekse disvastigitan, ke sufiĉus ekonomiaj ŝanĝoj por renversi la spiritan potencon de l’eklezioj. Sed ŝajnas al mi necese akre kontraŭbatali tiun eraran opinion, por ke ni povu supervenki iam niajn spiritajn kontraŭulojn sur politika k kulturpolitika kampo.
Vetig (16 900).
Dokumentoj al la artikolo „Ĉu la proletoj estas socialistoj?“
(„S-ulo“ n-o 376/77.)
En la menciita artikolo la aŭtoro faras tre bonajn k laŭverajn konstatojn. Jen iuj dokumentoj: En Ĉeĥoslovakio estas iuj „modelaj“ sindikatoj. Ties membroj havas multe pli altajn salajrojn, estas tre memfidaj k apartiĝemaj, sektecaj. Kiel eble? Ĉu nur ili, hazarde grupiĝintaj, estas klaskonsciaj? Ho, ŝajnas al mi malo, se oni komprenas sub la indiko „klaskonscia“ homon, kiu batalas por la venko de la tuta klaso, de ĉiuj laboristoj en la tuta mondo.
En Ĉeĥoslovakio estas sindikatoj de la modellignaĵistoj k de la tipografoj, kiuj estas la „modelaj“. Kiel ili procedas? Tre simple. Ili malpermesas la dungadon de la „superfluaj“ metilernistoj k tiel evitas la timindan rezervarmeon el senlaboruloj. Ne ĉiu simpla mortonto povas fariĝi modellignaĵisto. Tio poste respeguliĝas tre malbone en la praktika vivo. La „klaskonsciaj“ K-doj ne jam superis la propran egoismon. Se tiel volus forigi aŭ eviti la rezervarmeon ĉiuj laboristoj-metiistoj, ĉu ne estus tio absurda? Ili do elaĉetas sian pli bonan viveblon per la plia mizerigo de la aliaj laboristoj, ĉe kiuj la rezervarmeo estas pro tio pli granda k konsekvence la vivkondiĉoj pli malbonaj. Klaskonsciaj laboristoj devas havi kolektivisman bataltaktikon. Tia sekteco rompas la necesan solidaron.
St.
Korekto. En „S-ulo“ 378/79, pĝ. 79, kol. 1, lin. 31, la nomo devas esti legata Mirski (ne Mittag).
Novjaro.
Silenta la nokto, kiam mi forlasas la urbon. Neĝo faletas teren, plidikigas la tukon blankan, kovrante la pri printempo sonĝantan naturon. Kien mi celas? Kial mi do dumnokte trapaŝas la stratojn — kial mi volas for dum neĝo k malvarmo? Ho, for el la premega proksimo de la muroj enhavantaj la mizeron de senlaboreco, la vizaĝojn palajn de pro nesufiĉo je vivbezonaĵoj plorantaj infanoj. For el la ĉirkaŭo de amuzejoj, kie nun multaj homoj malgraŭ ĉia mizero senracie k plenmane elspezas la monon. Finiĝas jaro; jaro malbona, preskaŭ malesperiga. Proksimiĝas nova. Kia? Neniu scias.
Ne mi nun povus resti inter la homoj. Ne mi povus partopreni la bruon de ebriaj geuloj, kiuj per kriado k ĉiaj eblaj sensencaĵoj salutas la novan jaron. Ne, for el tiuj banalaĵoj. Nur la arbaro, la montoj kun siaj ĉarmoj, la silento, kiu tamen ne estas silento, sed treege impresa parolo por homo havanta komprenon por tio, estas rifuĝejo por la de surtera mizero premata k al amikeco k interna trankvilo sopiranta animo. Mi paŝas k paŝas. Jam mi atingis la unuajn montetojn. La silento de la arbaro ĉirkaŭas min. Malproksimaj jam estas la lumoj de el la urbo. Per obtuza sonorado la urbdoma turhorloĝo anoncas la lastan kvaronhoron de la malnova jaro. Mi devas rapidi por atingi mian celon. Jam pli k pli ĝi proksimiĝas. La unuaj sonoj trafas mian orelon, kiam mi feliĉe estis sur la monto, de kiu mi povas vidi la tutan valon. La astroj lumetas k briletas. Belega aspekto. Antaŭ mi la urbo kun la sennombraj lumigataj fenestroj. Dekstre k maldekstre k malantaŭ la urbo la nigraj arbaroj, la vilaĝetoj k malproksime kiel granda giganta ombro estas videblaj la konturoj de la Gigantmontaro (Rizengebirge). Malforte mi nur aŭdas la bruon el la urbo.
Antaŭ mia interno preterpasas ĉiuj gravaj travivaĵoj pasintjaraj. Belaj k malbelaj ili estis. Sed for estas for. Ni ne ploru pri tio, kio estis, sed rigardu antaŭen. Nova jaro komenciĝas. Ĝi alportas novajn taskojn. Novajn taskojn precipe por ni laboristoj. Faŝista ondo trakuregas la tutan mondon. Minacas milito k ĝiaj teruroj. Ni proletoj unuiĝu. Ni ĉesigu nian interfratan batalon. Ni ne plu estu nur-partianoj, komunistoj, anarkistoj k socialistoj, — sed proletoj, fratoj, marksistoj. Tio estas nia SAT-ana tasko por 1932. Tiucele ni laboru k la nova jaro alportos al ni la venkon.
11 309.
— página 18 —
106 SENNACIULO
SENNACIULA PEDAGOGIA PAĜO
Redakcia adreso: K-do Simon Aarse, Veeteeltstrato 63, Amsterdam (Holando).
Pri la nederlanda instruada batalo.
(Fino. Vd. la n-ojn 365, 372/73.)
Kie restas la impostmono? Imagu trankvilan holandan vilaĝon, kie antaŭe estis unu publika lernejo kun 256 lernantoj k 7 geinstruisoj. La vilaĝo havas 1800 loĝantojn. Nun venas la nova „sankta leĝo“ de 1920 k jena bildo ekestas:
1 protestanta lernejo, 40 lernantoj; 1 rom-katolika knaba 40 lernantoj; 1 rom-katolika knabina 40 lernantoj; 1 alia protestanta 40 lernantoj; 1 burĝa lernejo 40 lernantoj; Restas 1 publika lernejo kun 60 lernantoj.
Oni bezonas 12 instruistojn, do 5 pli ol antaŭe. Oni bezonas 6 estrojn, do 5 pli ol antaŭe. Ĝenerale estro gajnas kiel salajron 2800 guldenojn; do por salajro oni devas elpezi 5×2800 guld. = 14 000 guld. pli (la ŝtato). Tri lernejoj povas loĝi en la malnova publika lernejo; sed por la aliaj tri oni bezonas tri novajn konstruojn. Ĉiu kostas 30 mil guldenojn, do estas elspezo de 90 mil guld.
Oni bezonas novan meblaron je sumo de 4500 guld. La komunumo sekve pagas 94 500 guld. Rento de 6 % = ĉiujare 5670 guld. Prizorgado de l’ejoj 1500 guld. jare, kelkaj iloj 500 guld. Do ĉiujare la komunumo devas pagi plion de 8600 guld. Ĉiu familio devas aldone pagi per impostoj 25 gd. jare.
Se vi ankaŭ kunkalkulus la kostojn por la instruistoj, kiujn devas pagi la ŝtato, ĉiu familio devus aldone pagi per impostoj: gd. 25 + gd. 37.50 = gd. 62.50.
Sed ekzistas ankaŭ alia monfuŝo. Multaj publikaj instruistoj estis eksigataj provizore pro manko je lokoj, ĉar publika instruisto estas tro malmorala persono por instrui en sekta lernejo. Tiam ili ricevas 70 % el la antaŭa salajro k faras entute nenion, nur atendas, atendadas havi novan postenon. Do, tiam la ŝtato elspezas monon, tute ne ricevante laboron por tio. Sed estas ankoraŭ io alia fuŝita. Tio estas la spirito en la vilaĝa komunumo. La loĝantoj interbatalas pri lernejo k kredoj, eĉ la infanoj komencas fariĝi inter si malamikaj. Kaj por fondi lernejon oni agas per ĉiu rimedo: kalumnio, trompo, maltoleremo ktp.
La progresemaj partioj esperis post sia aprobo al tiu fuŝa leĝo politikan prosperon por si mem k malfortiĝon de la eklezia influo. Kaj kio vere okazis? La politika prospero montris sin kiel senvalora k la plifortiĝo de l’eklezioj realiĝis. Diversaj sektoj, kiuj preskaŭ estis mortintaj, sukcesis vivteni sin per fondo de lernejoj helpe de la ŝtata mono.
En aliaj artikoloj mi priskribos la spiriton rilate la enoficigon de instruistoj. Kaj tiam vi konfesos, ke mi, parolante pri „indiĝenaj negroj“ tute pravas.
S. Aarse.
Ĉefa fonto: Raporto de la Asocio de ned. instruistoj.
Nova fazo en la instruada batalo.
Mi jam menciis, ke en la jaro 1920 en Holando okazis negocado pri ĝenerala voĉdonado k lernejo. La al religiuloj k burĝoj tre favora instruleĝo estis akceptata en kunlaborado kun ĉiu politika partio. La justo postulas tamen sciigi, ke nur la komunista partio rifuzis kunlabori k intertrakti; ĝi sekve ne kulpas pri la vendo de l’publika lernejo.
Oni nomis tiun kontrakton la „pacigo“, celante per tio la forigon de l’ instruada batalo. Oni kriis en gazetartikoloj: La batalo estas finita! Regas nun la eterna paco! — Sed dum dek jaroj (de 1920 ĝis 1930) oni faris nenion alian ol batali; oni fuŝis la tutan instru-organizadon, la eklezio alsuĉis al si la infanojn, la potencon k monon.
Sed la reakciuloj faris ion pli gravan: ili perfidis la „pacigon“. Burĝoj k eklezianoj ja imagas esti morale pli alte starantaj ol la socialistaro. Sub la sanktaj okuloj de dio k Jesuo ili agas k donas ekzemplon. La nuna instruministro proponas novan leĝon, kiu fuŝos plene la popolinstruadon k precipe la publikan; leĝo, kiu kreos la plej idiotan k reakcian ĥaoson. La privataj lernejoj, religiaj k burĝaj, estos dorlotataj. Protestoj nun estas jam tro malfruaj.
Savu la instruadon el la ungegoj de la eklezio! Ĉi tiu kriego sonu tra multaj landoj, kie la libera, laika instruado estas endanĝerigita.
S. A.
La Asocio de Nederlandaj Instruistoj por esp-o.
La plej grava instruista organizo ĉe elementaj lernejoj kongresis en la fino de decembro. La kongreso akceptis proponon „akceli, ke esp-o estu akceptata en la instruleĝo kiel nedeviga fako por la sepa klaso de la elementaj lernejoj.“ Same la kongreso akceptis proponon, laŭ kiu la kongreso petis la instru-ministron oficialigi la esp-ajn ekzamenojn.
H. W. A.
TRA ESPERANTIO
Publikaj leteroj al multaj SAT-anoj.¹
III.
Karaj K-doj,
vi atentigis nin pri tio, ke la foriro el SAT de relative multaj kompartianoj kreas novan situacion, kiu, viaopinie, devas nepre konduki nian Asocion al „socialistiĝo“. Kaj vi demandas, ĉu ni havas rimedojn por malhelpi tion.
Tre interesa k pripensinda demando! . . . Kaj jam mi tute malkaŝe deklaras, ke mankas la precizaj nombroj k informoj por povi senerare respondi. Mi tamen ne kredas, ke nun en SAT la plimulto apartenas al la II-a Internacio. Restas en nia Asocio ankoraŭ kompartianoj; restas eksigitaj komunistoj, opoziciantaj al la nuna politiko de Kominterno; restas anarkistoj, sndikatistoj k multaj senpartiuloj, kies simpatio ŝanceliĝas de unu partia tendenco al alia. Mi scias, plie, ke multaj socialistaj partianoj tute ne deziras socialistigi SAT k eĉ kontraŭbatalas tiun emon en la Socialista Frakcio mem. Ili volas, prave, esperantistigi sian partion k tute ne deziras ŝanĝi la celon k la strukturon de SAT. Sekve, mi ne kredas, ke vi povas timi — aŭ esperi — la „socialistiĝon“ de nia Asocio.
Almenaŭ estas tute certe, ke la nunaj Plenum-Komitatanoj unuanime k senrezerve kontraŭbatalos ĉian emon partiecigi nian Asocion. Ni restas firme ĉe la konvinko, ke nia movado devas esti nepre senpartieca — ĝis la partioj mem prenos sur sin la taskon propagandi k apliki esperanton. Kaj tio, bedaŭrinde, ne okazos baldaŭ. . .
Sed mi facile komprenas, ke, supraĵe studinte la demandon, oni povas veni al la konkludo, ke ĉio irus pli glate k harmonie, se la esperantaj organizoj konsistus el sampartianoj.
Nu, tio estas nur ŝajne vera; fakte ĝi estas iluzio. Kiu do ne scias, ke en la partioj mem ekzistas tendencoj, kiuj iafoje tre akre interbatalas? En kelkaj
¹ Komparu la n-ojn 376/80 de „S-ulo“.
— página 19 —
SENNACIULO 107
socialdemokrataj partioj² tiuj tendencoj eldonas eĉ siajn apartajn gazetojn. Kaj neeviteble tiuj tendencaj interdisputoj ankaŭ enkondukiĝus en SAT. Sekve. . .
Kaj la granda eraro de la K-doj, kiuj propagandas la ideon pri partiecigo de la esperanta movado kuŝas en tio, ke ili prijuĝas la aferon laŭ nacieca — mi ne diras naciisma — vidpunkto. Ili tro atentas la situacion en sia propra lando (mi ĉefe aludas al niaj aŭstriaj K-doj) k forgesas, ke la esperanta movado devas ĉiam esti tutmonde prikonsiderata. Ili plie prezentas al si la problemon, kvazaŭ esperanto baldaŭ estos ĝenerale akceptata. Tio estas vana espero. Dum longaj jaroj ni bezonos ankoraŭ batali por enplanti la uzadon de esperanto. Kaj dum tiuj jaroj la partioj ne malofte ŝanĝos sian politikon, sian taktikon; okazos skismoj, reunuiĝoj, ktp. Sufiĉas ekzemple observi tion, kio okazas nun en la germana socialdemokrata partio. Fondiĝis antaŭ nelonge nova partio el elementoj apartenantaj al la maldekstra alo; k aliflanke la kompartio altiras al si relative multajn socialdemokratajn laboristojn.
Ĉu tiu procezo daŭros? Ĉu la ondo, kiu iras nun maldekstren, ne refluos dekstren? Estus vane profeti pri tio. Por mi unu afero estas certa, nedubinda: ĉiuj laboristoj havas intereson al tio, ke la lab. esperanta movado estu impona, forta, praktike laborkapabla. Kaj tio estas atingebla nur per unuiĝo sur senpartieca kampo.
Mi kredas, ke SAT jam entenas sufiĉe fortan kernon el elementoj, kiuj en ordinaraj cirkonstancoj³ sentas sin unue esperantistoj k nur due partianoj; tiu kerno povas teni la ekvilibron inter la partiecaj tendencoj, kiuj ĉiam pli malpli forte kunpuŝiĝos en niaj vicoj. Mi esperas, ke tiu ekvilibra forto eĉ pligrandiĝos proporcie kiel kreskos la nombro da K-doj, kiuj akiris klaran komprenon pri la signifo de artefarita lingvo k pri ĝia grava rolo en la evoluado de l’homaro.
Unuvorte nia vidpunkto restas la sama, kia ĝi estis ĉe la fondo de SAT: la divido en la esperantistaro devas esti laŭklasa, ne laŭpartia: burĝoj k burĝe pensantaj personoj estu en UEA, laboristoj k revoluciuloj en SAT.
20—XII—31. E. L.
Refuto, kiu nenion refutas.
En „Isto“ (oktobra n-o, kiu aperis nur fine de decembro. Kia akurato!) K-do Nikolski entreprenas „refuti“ la dirojn en nia artikolo pri s-ro Drezen, aperinta en la n-o 353 de „S-ulo“. Ni rememorigas al la legantoj, ke nia „defendo“ al K-do Lanti okazis nur pro senhonta atako de Drezen mem. Cetere Nikolski refutas nenion eldiritan de ni, ĉar 1) restas la fakto, konfesita de Drezen mem en siaj memoraĵoj, ke li ŝanceliĝis dum tuta semajno antaŭ ol finfine aliĝi al la Revolucio; 2) restas, ke Dr. estis dufoje eksigita el la Partio (de du instancoj) k ke lia servaĉemo al influhavaj personoj sukcesis nuligi la decidon ĉe la supera instanco; 3) ke li faris nenion por bari al la intrigo de la idisto Iĉner k ke K-do Lanti devis veturi al Moskvo por savi la situacion; 4) ke li denuncas kiel „kontraŭrevoluciulojn“ k enkarcerigas siajn kontraŭulojn, ktp ktp. Kaj se ni fakte erarus en iuj punktoj, tio okazis laŭ sciigoj de Sovetiaj K-doj mem, kiujn ni opinias pli fidindaj ol Nikolski. Tiu lasta, kiu ne povas pardoni al K-do Lanti lian rifuzon pri starigo de militista sekcio en SAT, ne estas kvalifikita por juĝi en tiu afero. Ni emas pensi cetere, ke lia militistemo spirite parencigas lin al la cara oficiro Drezen. Aŭ ĉu li eble pledas laŭ ordono? Malgraŭ la pledo de Nikolski ni gardas la konvinkon, same kiel cetere multaj Sovetiaj K-doj, ke Drezen estas karieristo el la plej malalta kvalito k ke la opozicianoj devus honti havi tian estron.
N. Bartelmes, L. Glodo.
² En la franca socialista partio estas almenaŭ 4 tendencoj, kiuj aperigas memstarajn gazetojn.
³ Mi substrekis tiujn du vortojn, tial ke necesas kompreni ĝuste ilian signifon. En eksterordinaraj cirkonstancoj la SAT-anoj povas — eĉ devas — ja senti sin unue partianoj aŭ sindikatanoj.
Esperanto en Nederlando.
Esperanto-ekzamenoj havas la plej multajn kandidatojn.
El la multaj ekzamenoj, kiuj ĉiujare en Nederlando okazas por multaj fakoj, en la pasinta jaro la esp-aj ekzamenoj estis plej bone partoprenitaj: la nombro da kandidatoj estis 960. En 1930 la nombro estis 650, en 1929 — 300.
Ĉe la senlaboruloj.
En multaj lokoj de Nederlando la lab.organizoj en kunlaboro kun lab.klerigaj organizoj k komunum-estraroj organizas kursojn en diversaj fakoj. Ankaŭ funkcias jam en kelkaj lokoj esp. kursoj.
En la parlamento.
Ĉiujare, dum pritrakto de la instruad-buĝeto, kelkaj el la parlamentanoj pledas por esp-o en la lernejo. Estas nur malfortaj voĉoj preskaŭ ne subtenataj [?] de la laboristaj deputitoj. Eble poste la lab. parlamentanoj estos venkitaj tiurilate de la burĝaj k katolikaj pledantoj.
Esp-o ĉe la socialdemokrata kongreso.
Jam dum kelkaj jaroj aperis poresp-aj proponoj en la tagordo de la ĉiujaraj kongresoj de la Soc.-dem. Partio. Jam aperis pasintjare raporto favora al esp-o oficiale eldonita de la Soc.-dem. Partio. Sed, ĉar la partiestraro ne estas tiel favora al esp-o, la raporto estus forgesita, se ne — inter la soc.demokratoj nun estas sufiĉe da esp-istoj. Ili do nun denove klopodos, per multaj deziresprimoj, pere de la partisekcioj atingi ĉe la kongreso ian sukceson dezirante, ke la partio pli k pli agu laŭ la konkludoj de tiu raporto.
H. W. A. (13 025).
EN NIA MOVADO
KRONIKO
Aŭstrio. Vieno. La grupo XIII-a aranĝis bonkvalitan Zamenhof-feston por la Vienaj Gek-doj je la 19. 12. kun festparoladoj, kantoj, deklamadoj k kontraŭmilita teatraĵeto. La salonego estis plena. — Estonio. Kuressaare. Ĉe Junsoc. Klubo gvidas kurson K-do Maripuu. Kopli. Kurson por junsocialistoj gvidas Rikand. Sindi-Lodja. Lab. Sport-unuiĝo aranĝas por siaj membroj esp. kurson. Gvidas K-do J. Kivi. Tartu. Lastseptembre fondita „Lab. esp. k kultur-societo“ aranĝis kurson gvidatan de K-do A. Kass. — Germanio: Frankfurt/M. 15 SEA-anoj trapasis sukcese la ekzamenon pri kapablo. Zamenhof-soleno de l’SEA-grupo okazis kune kun la sportula grupo de Rödelheim. Estis prezentata teatraĵo „Per esp-o al paco“ (de K-do Kimmerle), kiu havis bonan sukceson. Heidelberg. Kurso por senlaboruloj kun 40 p. En Leimen apud H. kurso de SEA kun 20 p. Sume estas en Heidelberg k ĉirkaŭo 5 SEA-kursoj kun 98 p. Hildesheim. Nova grupo de SEA. Neckargartach. Je 21. nov. la SEA-grupo aranĝis varbvesperon kun ekspozicio, kantoj, teatraĵo, parolado de K-do Puff. Kurso por komencantoj kun 10 p. Infankurso kun 24 geknaboj. Sume K-do Heller instruas 35 infanojn. (Laŭ „La Socialisto“.) Crimmitschau. 2 kursoj komenciĝis kun 55 p. (4406.) Bautzen. Kurso komenciĝis kun 28 p.; en Dobertschau (proksima vilaĝo) same kun 12 p. Gvidas K-doj Köhler k Dötzsch.
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
K. Kalocsay, Streĉita Kordo. Poemoj. Eld. Literatura Mondo, Budapest. 196 pĝ. Form. 13×19. Prezo: bind. 6.50 peng., broŝ. 4.50 p.
En tiu originala poemaro ni trovas versojn de rimarkinda freŝo k viglo, precipe en la junulaj amkantoj. Studentaĵoj, amaĵoj, familiaĵoj, iom da filozofiumado, — ĉio entute odoras je burĝa medio; bonstatas la poeto, sekve bonstatas la mondo; oni ne kritikas la socion, ĉar oni ne suferas k la vido de palaj laborulinoj estas kvazaŭ inkubo, el kiu oni rapide penas fortiriĝi . . . Ĉu la pli maljuna Kalocsay, „pli filozofa“, havos okulojn, sentojn, komprenon pri problemoj, kiuj turmentas nian epokon? Neverŝajne.
N. B.
Zamenhof. Memorparolado de Julius Glück. 2. eld. Ĉe Max Haase, Stallschreiberstr. 21, Berlin S. 14. 8 paĝoj. Form. 15 × 22. Prezo: 0.30 mk.g. (inkluz. afranko).
Ŝlosilo de Esperanto en ukraina lingvo. 32 paĝoj. Form. 7,5 × 11 cm. Prezo: 0.20 sv.fk. Eld. sub la aŭspicioj de ICK, havebla ĉe s-o prof. O. Kuzjma, Nova ul. 4, Kolomea, Polio. La adreso de SAT estas menciita sur la kovrilo.
Ŝlosilo de Esperanto en romanĉa lingvo. 36 paĝoj. Form. 7,5 × 11 cm. Prezo: 0.20 sv.fk. Eldonita sub la aŭspicioj de Internacia Centra Komitato de Esp-Movado, 1 Tour de l’Ile, Ĝenevo. Oni mendu tie (minimume 10 ekz.).
Gramofonkurso en Esperanto. Eld. Soc. Esperanto, Stokholm. Verkis Rekt. S. Jansson. 20 p., form. 15 × 22 cm. Prezo: 0.60 oeroj. Tekstparto (grandparte svedlingva).
La kurso konsistas el tri diskoj, kiuj kostas kune 12 kr. (por afranko en
— página 20 —
108 SENNACIULO
Eŭropo aldoni 3 sv.kr., ekster Eŭropo 5 sv.kr.). La unua disko surhavas modelan elparolon kun, parte, instruado por svedoj, la dua ekzemplojn el la Fundamento k la tria dialogojn. La dua k tria diskoj surhavas nur esp-on.
La Societo de Amikoj (Kvakeroj) k ĝiaj esencaj trajtoj. Esp. traduko de prelego de Edw. Grubb. Aĉetebla ĉe Friends Service Council, Friends House, Euston Road, London NW 1. Prezo: 3½ pencoj (afrankite). 20 pĝ. Form. 13 × 21 cm.
Nova LEA-gazeto.
Proleta Esperantisto. N-o 1. Decembro 1931. Organo de Riga Lab. Esp. Societo. Admin. adr.: J. Helman, Bikerniekustr. 20, loĝ. 2, Riga, Latvio. Abonprezo: Ls. 2.50 jare; eksterlande: 3 Ls. 14 pĝ. Form. 17 × 22. Hektogr.
La enhavo de tiu ĉi unua n-o, per kiu la Riga-aj lab. esp-istoj salutas la tutmondan lab. esp-istaron, estas parte esp-a, parte latvalingva. Estas klarigitaj la taskoj de l’gazeto: prosperigi la disvastigon de esp-o inter la latvia laboristaro. En tiu agado ni deziras al ĝiaj kunlaborantoj plenan sukceson. (SAT ne estas menciita en tiu ĉi n-o, kredeble pro la cenzuro.)
La Okcidentulo. 1-a jaro, n-o 1. Decembro 1931. Oficiala organo de „Ligo de l’Okcidentaj Esperantistoj“, red. k adm. Rua Joao de Lemos 3,1, D, Lisbono. 4 pĝ. Form. 23,5×30 cm.
Tiu ĉi nova propaganda gazeto por portugal-lingvanoj estas plaĉe prezentita; sufiĉe granda parto el ĝia enhavo estas dediĉita al propagando inter la laboristaro. Ankaŭ ni trovas sur la lasta paĝo alvokon aboni al „S-ulo“. Ni ĝoje salutas la novan gazeton kiel signon pri kreskanta movado en Portugalio.
[REKLAMO p.20] ANKAŬ AL VI la prezredukto ebligas la abonon al la politika revuo kvaronjara ISK. Enhavo de n-o 13: H. Bajer: Kiel la ŝtato traktu la ekonomion? R. Bertole: Partipolitiko kaj sindikatoj. Pripensinde: Fluktuado en la Komunista Partio Germana (KPG). — La „lastaj kanibaloj“ de l’Suda Maro. — La providenco kaj la ekonomia krizo. — Kiel la ŝtato traktu la ekonomion? Anstataŭ 0.40 mk.g. po numero nun nur 0.25 mk.g. inkluzive afranko. Mendu ĉe IVA-komandito, Berlin S 14, Inselstr. 8a.
MEMORNOTO
Represis el „S-ulo“:
Pravda, Praha, 11.12., alvoko por Muni k Bilings (366/67); Škodovak, Plzen, 20. 11., same; Sächs. Volksblatt, Zwickau, 2., 19. 12., esp-o aŭ Anglic; Das andere Deutschld. (organo de l’germ. pacista movado), 19. 12., bildoj el la vivo de l’rusa lab. (Beŝkarev).
Priesper. artik. k notojn enhavis:
ITF-Bulteno, Amsterd., dec.; Neue Zeitg., München, 24. 12.; Le Populaire, Paris, 3. 1. (granda artik. pri SAT); L’Avenir Socialiste, Lyon, 26. 12.; L’Effort, Lyon, 26. 12.; The Labour Woman, London, jan. (rubr.); Signalen, Stokh., 7. 1., 14. 1.
Peresper. materialon enpresis:
Le Populaire, Paris, 4. 1.; Neue Zeitung, München, 7., 13. 11., 15., 16. 12.; Bayr. Echo, München, 14./15. 11.; Le Réfractaire, Paris, dec.
KORESPONDADO
Unu enpreso, simpla trilinia anonceto kostas 0,80 mk. g., ĉiu plia linio 0,50 mk. g. — Grandaj anoncoj kun kadro: po kv. cm. kostas 0,20 mk. g.
La Internacia Labor-Oficejo en Ĝenevo, ne ĉiu scias tion, havas esperantlingvan oficiston; sekve oni povas ricevi el ĝi ĉiajn informojn pri laborkondiĉoj ĉiulandaj rekte, skribante al ĝi en esperanto. (Supra adreso sufiĉas.)
BELGIO
Esp. kurso en Popoldomo de Verviers koresp. pri ĉ. temoj, kĉl. Adr.: Esperanto-kurso, Rue du Gymnase 28, Maison de Peuple, Verviers.
FRANCIO
K-do M. Valière, instruisto en Fabrègues (Hérault), dez. koresp. kun Gek-doj ĉl pri div. seriozaj temoj, L, PI. Resp. gar.
GERMANIO
30 komencantoj (senlaboruloj) dez. koresp. kĉl, antaŭe PI, PK, PM k poste L. Ĉion adresu al: Otto Burghardt, Matildenstr. 11, Neusalz (Oder).
K-do R. Scheidig, Neuses b. Koburg/Bavario, reveninte de 7-monata Eŭrop-vojaĝo denove ŝatas koresp-adi pri klasbatalaj temoj, kĉl, L, PK.
2 vojaĝantaj K-doj petas porpagan restadejon ĉe K-doj. Ni pasos jenajn urbojn: Chemnitz, Zwickau, Plauen, Hof, Bayreut, Amberg, Regensburg, München, Klagenfurt, Laibach. Adr.: K. Friedrich, Talstr. 10, Gränitz, Post Grosshartmannsdorf/Sa.
LEA-grupo Köln aranĝos dum marto ekspozicion. Sendu materialon! Rekompenco post ricevo. Adr.: Ed. Baumruck, St. Magdalenen 18, Köln/Rh.
20 gelernantoj (18—26-jaraj) dez. koresp. Skribu al: K-do Paul Lässig, Markranstädter Str. 35, Leipzig W 31.
20 Gek-doj, kiuj ĵus finis esp. kurson kor. kĉl, pri ĉ. temoj, PI. Resp. garantiata. Adr.: K-do Kurt Kreisel, Homiliusstr. 6, Dresden-30.
Progresintaj gekursanoj koresp. kĉl, L, PK, PI. Skribu multnombre al: K-do Walter Freiling, Flensburger Str. 56, Wuppertal-E.
HISPANIO
Filozofia studento (24 j.), anarkisto k naturisto, serĉas fraŭlan esp-inon, pref. samideaninon. Adr.: E. Sari, Ateneo, Madrid.
NEDERLANDO
20 Gek-doj dez. koresp. pri ĉ. t., kĉl, krom: Germanio, Belgio, Ĉeĥoslovakio. Skribu al: K-do Jac. v. Wijngaarden, Assumburgstr. 18. Beverwijk.
POLIO
Esp. grupo ĉe Sindikato de Presistoj aranĝas en febr. 1932 letervesperon (L, PI). Skribu multnombre! Resp. garantiata! Sendu al: Esperanta rondo ĉe Zwiazek Drukarzy, Miodowa 6, Varsovio.
SOVETIO
14-jara knabo dez. kor. kĉl pri ĉ.t. Adr.: Viktor Beŝkarev, gor. poĉt.otd. 3, abon. jaŝ. 23, Nijni-Novgorod.
K-do Ŝumihin Andreo, poĉtovij jaŝĉik 105, Tomsk, 23-jara, librotenisto, dez. kor. pri ĉ.t., precipe kun angloj.
Infana esp.-rondeto en vilaĝa lernejo dez. kor. kun gelernantoj k plenaĝuloj de l’tuta mondo. Adr.: K-dino Vorobjeva O., Vojskoje poŝt.agentstvo. Nij. Kraj. Pijanskij rajon. Vojskaja ŝkola 1 stup.
Junkomunistoj de metalfabriko dez. koresp. kun tutmondaj lab. L, PI, esp-aĵoj, fotoj, il. gaz. Rykovo (Enakievo), Donbass, Rajprofsovet (por komsomolo).
SVEDIO
Ni aranĝos letervesperon dum nia jarkunveno la 24. 1. 32. Certe resp. Sendu ĉion al: K-do Bror Palmlöv (Esp. Klubo), Klippan, 122.
Korespondemaj Gek-doj! — Ekkorespondu kun la svedaj laboristoj! Sendu L, PK al nia letervespero, okazonta la 24. 2. 1932. Adr.: Grupo Esperantista, Druvefors 15, Borås.
24 j. tipografisto interŝ. fotojn kun fotoamatoroj. Posedas belajn, memfaritajn bildojn el Svedio, Danio k Estonio. Ankaŭ ŝanĝas bonajn kontraŭ bonaj. Neordinaraj PM. Skribu tuj al: K-do Karl Johansson, Vanadislunden 2, B., Stockholm.
Kelkaj K-doj dez. koresp. kĉl. Unufoja resp. absolute garantiata. Adr.: K-do John Blom, 105, Deje.
Atentu! — Letervesperon aranĝos meze de februaro: Esperanto Klubo „Nordlumo“, Östra Kyrkogat. 14, Umeå. — Skribu multnombre!
Litova 27-jara malliberulo
deziras viglan koresp-adon pri ĉ.t. kĉl. Gekdoj, precipe kun gajaj f-inoj. Respondo estas garantiata. Adreso: Kostas Kazragys, Ŝiauliu s. d. kalejimas, Litovio.
NEKROLOGO
Memmortigis sin komence de novembro 1930 en arbaro ĉe Kamienica-Polska sur la vojo Czenstoĥova—Bendin (Polio) juna studento J. K., kiu petis en postlasita papereto sciigi pri tio al SAT k „S-ulo“. Ĉar la polico ne plenumis tiun lastan deziron, la malĝojiga informo atingis nin nur nuntempe pere de burĝa esp-isto.
ENHAVO
| paĝo | |
|---|---|
| La vivo de l’laponoj en Svedio | 97—98 |
| Lenina memortago | 98 |
| Tra Nov-Jorkaj okulvitroj | 98—100 |
| Ŝtatbankroto en Hungario | 100 |
| Pri kooperativo en Germanio | 100 |
| La „ruliĝanta stablo“ | 101—102 |
| Mia vojaĝo al norda Afriko | 102—103 |
| Reliefaj okazintaĵoj | 103 |
| La klasbatalo tra la mondo | 103—104 |
| Scienco k tekniko | 104—105 |
| Diskutejo | 105 |
| Novjaro | 105 |
| Sennaciula pedagogia paĝo | 106 |
Presejo Oscar Wettig, Gelnhausen (Germanio)
N.º 382, 11 de febrero de 1932
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
[BILDO p.1 | 29,2,68,10] emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» antaŭ terglobo
8-a JARO, N-o 382 — LEIPZIG, 11. / 2. 1932
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
APERAS dusemajne — REDAKTEJO: 14, av. de Corbéra, Paris 12e. – GVIDANTO: E. Lanti. – SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. – ADMINISTREJO: R. Lerhner, Kolmstr. 1, Leipzig O 27 (Germanio). — APERAS dusemajne
ĈU ĈINIO MILITISTIĜOS?
Laŭ J. Magruder, kiu verkis en la revuo „Eksteraj Aferoj“ (Foreign Affairs) rimarkindan artikolon pri la pacisma spirito en Ĉinio, ĉi tiu ĉina spiritostato ne eĉ suferis per la mondmilito nek per la multnombraj civil-militoj, kiuj trafis la loĝantaron de l’iama Ĉiela Imperio. Oni ĝenerale hodiaŭ parolas multe pri la timinda nombro da ĉinaj soldatoj, kiu ŝajnas kreskadi senĉese, atingante tre danĝerajn ampleksojn. Sed, rimarkigas Magruder, ĉi tiuj ĉinaj soldatoj havas tute alian menson ol la eŭropaj soldatoj. La sola afero, kiun vere ili kapablas fari kun nekredebla pacienco, estas senfinaj marŝadoj, sed mankas al ili la batalspirito tiel tipa al la okcidentaj militistoj.
Efektive depost kelkaj jaroj la registaro provis, sub la gvidado de l’germana militprofesiulo Baŭer (ano de l’ militteorioj de Ludendorf) krei modernan armeon en la Ekstrema Oriento, sed de kiam Baŭer mortis, tiu ĉi germana influo ŝajnas malkreski. Magruder citas krome la malnovan ĉinan klasigon, laŭ kiu la saĝuloj k la scienculoj, la artistoj, la kamparanoj, la metiistoj k la komercistoj staras tiom alte super la soldatoj, ke oni preskaŭ povus diri, ke en Ĉinio ĉiu militisto estas konsiderata kiel ekstersociulo. Laŭ tiu aŭtoro la malnova pacisma tradicio daŭrigos sian vojon kiel potenca torentego, kiun oni ne povas haltigi. Nenio, laŭ li, estas pli facila ol transformi ekzemple 20 mil bulgarojn en 20 mil milit-instrumentojn, sed tiu ĉi transformado estas neebla rilate ĉinojn: neniam 20 mil ĉinoj faras 20 mil soldatojn.
Mi mem konigis depost dekkvino da jaroj la mirindan pacisman tradicion de l’ĉinoj, kiu havas kiel bazon filozofion plenan de saĝo … sed, kiam mi revidis la landon, kelkajn jarojn pli poste, mia delonga konato, pacista studento, Liem Bvan Tji Ki, kiu intertempe reiris Ĉinion k partoprenis la civil-militojn, mem estis fariĝinta konvinkita militisto. Malesperigite pro la brutaj metodoj aplikataj de l’okcidentanoj kontraŭ la alikoloraj popoloj, li nur ripetadis: „Kontraŭ sovaĝaj bestoj oni devas defendi sin per armiloj, ĉar ili ne estas trafeblaj per la racio.“
[BILDO p.1 | 35,44,60,74] foto de grandega sidanta statuo de Budho; antaŭ ĝi, sur ŝtupoj, kelkaj malgrandaj homaj figuroj
Hodiaŭ oni povas eĉ jam paroli pri komenco de militistiĝo de Ĉinio. Ĉi tiu militistiĝo estas unuavice konsekvenco de la mondmilito, sed ĝi estas ankoraŭ multe pli favorita per la agado de la grandaj eŭropaj imperiismoj, k Sovetio k Japanio, kiuj tie per ĉiuj rimedoj, ĉiu de sia flanko, subtenis generalojn k armeojn por siaj propraj kontraŭdiraj celoj, tiel ke burĝa ĵurnalo eĉ konstatis, ke la tielnomata civil-milito en Ĉinio estas nur apenaŭ maskita milito inter Anglio, Japanio, Sovetio ktp, plenumata pere de ĉinaj trupoj. Depost la mondmilito la grandaj munici- k militmaterial-komercistoj ĵetis torenton da armiloj k municio, kiujn ili ne plu povis vendi en Usono aŭ Eŭropo, al tiu ĉi mizera Ĉinio. De ĉiuj flankoj ŝajnis ekzisti diabla konspiro por ĉesigi la malnovan pacisman tradicion ĉinan.
La morto de l’germana instruktoro Baŭer eble malpliigis en Ĉinio la influon de l’germana militist-spirito. Sed alia influo persistas k daŭras: tiu de l’japana militismo. Notinda fakto: la manlibroj uzataj tie por la formado de l’soldato estas ĉiuj tradukitaj el la japana lingvo. Tio signifas, ke la milita edukado en Ĉinio pludaŭras k pliiĝas.
Oni rimarkigis, ke, ĉar neniam ekzistis en Ĉinio la deviga militservo, relative tiel malgranda armeo en Ĉinio (kompare kun la loĝantara kvanto), eĉ moderne instruita, ne povas ŝanĝi la menson de tiu grandega popolo. Iuj atentigas, ke la reprezentanto de Ĉinio ĉe la Ligo de Nacioj proponis, ke ĉiuj ŝtatoj unuigitaj en tiu ĉi institucio estu devigataj nuligi la devigan militservon. Certe! Sed la koncerna delegito daŭrigis sian paroladon dirante, ke se la aliaj ŝtatoj ne forigus la rekrutadon, Ĉinio fine estus devigita ĝin enkonduki en la Ekstrema Oriento. Tiu deklaro ne estas farita hazarde…
Por kompreni la tutan gravon de l’ situacio, oni konsideru, ke tiuj ĉi preparoj por la militistigo de Ĉinio, kiuj koincidas ironie kun la preparo de l’ malarmad-konferenco de la Ligo de Nacioj, estas nur unu el la simptomoj pri ŝanĝo de l’spiritostato en Ekstrema Oriento, kiu produktiĝas kun maltrankviliga rapido. A. Dubosk (Duboscq) altiris lastatempe en sia libro „Ĉinio k la Pacifiko“ la atenton al la fakto, ke en la iama Ĉiela Imperio la naciismo hodiaŭ ricevas pli k pli atak-
— página 2 —
110 — SENNACIULO
eman karakteron k estas makulita per fremdul-malamo. La itala historiisto Ferero rimarkis, ke la aspiro al sendependeco en Azio „plifortiĝis hodiaŭ pro la malamo k malestimo al la eŭropa civilizo, kiuj ŝajnas kreski laŭproporcie kiel la aziaj popoloj lernas utiligi iujn maŝinojn k iujn okcidentajn doktrinojn.“ Samtempe, depost la revolucio en 1911, la ideo pri patrio, laŭ la okcidenta senco, ĝis tiam nekonita en Ekstrema Oriento, enplantiĝas ĉe la ĉinoj ekde la plej juna aĝo.
La tendenco al militistigo de Ĉinio jam enradikiĝis en la ekstrem-orienta historio. Kaj la spiritostato de l’koncerna popolo estas pli k pli preparata ĝin akcepti. Oni devas atendi, ke interesitaj negocistoj pri militmaterialo aĉetos en Ĉinio la sekretan kunlaboradon de pluraj militemuloj k politikistoj, kiuj sin vendas por favori la militistigon de tiu ĉi grandega lando. Ilia ŝanco sukcesi estas tiom pli granda, ke depost la tielnomata civil-milito oni rimarkis, ke en Ĉinio la politikaj gvidantoj k la generaloj estas facile subaĉeteblaj.
La militistigo estos tiom pli facile efektivigebla, ke hodiaŭ ĉirkaŭ la Pacifika oceano disvolviĝas ne nur politika naciismo, bazita unue sur ekonomiaj motivoj, kian ni konas en Okcidento, sed precipe rasa naciismo, kiu disvolviĝis reage kontraŭ la fiero k la arogeco de l’blankuloj. Ĉiuj scias, ke Usono fermis sian landon al la flavhaŭtuloj, speciale al la japanoj. La sama dekreto estas aplikata en Nov-Zelando k Aŭstralio. La japanoj, kiuj pro ekonomiaj motivoj hodiaŭ estas devigataj elmigri, direktas sin al Meksikio k Suda Ameriko. Sed ankaŭ en tiu lasta kontinento ili komencas renkonti barojn. Tiel la japanoj pli k pli koncentriĝas sur sin mem, kio kreas psikan streĉon nekredeblan, kiu pli k pli riskas eksplodi kiel bombo.¹
Tial s-ro Dubosk antaŭvidas serioze la eblon por Japanio preni la gvidon super movado de ĉiuj flavaj rasoj.
En Oriento estas ankoraŭ pli malfacile ol en Okcidento klarigi sole, kiel volis tion Prudon k Marks, la militkaŭzojn per ekonomiaj motivoj. S-ro Dubosk konstatas, ke eĉ en Usono formiĝas reage kontraŭ la alfluo de l’flavhaŭtuloj en Amerikon, sub la nomo de eŭgenismo anglo-saksa rasismo, kiu povas nur ofendi ĉiam pli la kolorrasulojn. Tiu ĉi sento pliiĝas ankoraŭ pro tio, ke la negroj en Usono komencas reprezenti realan ekonomian, socian k civilizan potencon, k ke la negroj, iam enkojnitaj tieldire, en la sudaj ŝtatoj usonaj, pro ekonomiaj motivoj estas devigataj pli k pli enpenetri la usonan nordon. Tiu ĉi blanka rasismo vekas neeviteble ĉe la negroj nigran rasismon. Depost pluraj jaroj jam oni povas konstati tendencon ĉe la negroj amerikaj k afrikaj unuiĝi kontraŭ siaj eŭropaj k amerikaj subpremantoj. Se granda armita konflikto devus eksplodi inter Oriento k Okcidento, certe la negroj estus ĉe la flanko de l’flavhaŭtuloj.
La revoluciaj kontraŭmilitistoj blankaj devas kontraŭstari unuavice al la imperiismo de sia propra registaro k ankaŭ al la falsaj sentoj pri supero enradikigitaj eĉ en la koro de l’okcidentaj proletoj kontraŭ la kolorrasaj popoloj. Ili devas averti ĉiujn revoluciulojn de ajna raso, por ke ili ne falu en similajn erarojn kiel tiun, ke ĉiu metu sian rason super tiu de la aliaj; ke ili kontraŭstaru al la propralanda imperiismo k ne lasu sin trompi per la fanatika naciismo, kiu estas rekomendegata ĉie, en Azio k Afriko, de la formiĝanta burĝaro k kiu estas aplikata de ĉi lasta kiel rimedo por superregi k ekspluati siajn samrasulojn. Unuvorte, la batalo kontraŭ militismo k subpremo povas hodiaŭ esti farata nur mondskale.
Bartelemi de Ligt en artikolo speciale verkita por la Gazetservo de l’Antimilitista Komisiono (Hago). Resumtraduko por „S-ulo“ de Nob.
¹ La aŭtoro verkis tiujn ĉi liniojn antaŭ la Manĉuria militiro, kiu lasta nur konfirmas la konstatojn ĉi tie faritajn. — Red.
TUT-EŬROPO KONTRAŬ SOVETIO.
[BILDO p.2 | 59,48,93,68] karikaturo: kanontuboj radiantaj ĉiudirekten ĉirkaŭ centra figuro kun bendo surskribita «Pan-Europa»
Kontraŭsovetia krucmilitiro.
La kontraŭrevolucio gajnis novan ĉampionon. La nova kavaliro de l’kapitalismo estas talenta k altkultura homo. Li portas sufiĉe reputacian nomon k posedas bonan germanan stilon. Li inventis la vorton Paneŭropo (Tut-eŭropo); li nomiĝas Kudenhove Kalergi (Coudenhove Kalergi).
Tiu ĉi homo, kiu ĝis nun estis konsiderata kiel nobla utopiisto, k distingita amatoro de l’politiko, ĵus soldatiĝis en la armeo de l’kapitalismo kontraŭ la „Ruĝa danĝero“. Li ne enarmeiĝas kiel ĉefo, egala al Hugenberg aŭ Hitler, sed kiel gard-oficiro de l’spirito. Li publikigas broŝuron, alvokon al la Sankta Alianco kontraŭ Sovetio. Li titolas sian broŝuron: Stalin k Kio.
Ĉiuj unuigitaj kontraŭ Sovetio.
En la nomo de la libero k civilizo eŭropaj, la demokratio devus kunligiĝi kun la faŝismo, la laborista movado kun la kapitalismo, k la intelektularo kun la militistaro, por komenci la grandan batalon kontraŭ Sovetio.
S-ro Kudenhove konstatas unu veron: „En Eŭropo, kontraste kun la planekonomio de Sovetio, regas la ĥaoso. Batalo de ĉiuj kontraŭ ĉiuj, sen direktanta ideo, sen atento pri la sorto de Eŭropo, sen rigardo al la estonto, sen ekzameno super la mondo.“ Kontraŭ tiu ĉi aferstato li serĉas kuracilon. Li komencis serĉi direktantan ideon k li ĝin trovis: ĝi estas la tut-eŭropa armeo.
La imperio de Satano.
Sovetio estas la imperio de Satano. Sed s-ro Kudenhove konfesas, ke io granda estiĝas en tiu ĉi lando. Tiel montrinte sian objektivecon, li povas ekmiliti: „La bolŝevismo estas senindulga batalo kontraŭ la homa libero. La labormetodoj, aplikataj ĉe la Kvinjara Plano, similas al tiuj de l’konstruado de la piramidoj. Stalin batalas kontraŭ la eŭropa kulturo per la samaj armiloj kiel iam Atilo aŭ Ĉingiskano.“
Al ni la libero.
Tute egale ĉu la sklavoj de l’faraonoj konstruis nur monumentojn al la mortintoj, dum la rusaj laboristoj konstruas la gigantajn kreaĵojn de la vivo! Tute egale, ĉu la hordoj de Atilo nur ruinigis Eŭropon sen direktanta ideo! La rusaj laboristoj estas sklavoj k Stalin estas nur iu Atilo, ĉar s-ro Kudenhove bezonas antitezon porcelan. La vera dio, li diras, estas la eŭropa libero. La sinjoroj ekspluatistoj ridetos legante tiun ĉi frazon: „La persona libero reganta en la landoj de l’okcidento estas unika afero en la homara historio.“ Kaj la italaj laboristoj konsideros sin feliĉaj, komparante sin kun la rusoj, ĉar ili estas homoj liberaj… Dume se Stalin estas nur iu Atilo, Musolini povas esti konsiderata kiel inda posteulo de l’Cezaroj k de la princoj de la renesanco…
S-ro Kudenhove venas eĉ al la punkto deklari, ke la faŝismo estas la defendanto de la libero en Eŭropo! „Jes, la batalo inter demokratio k faŝismo nur malutilas al la batalo kontraŭ la komunismo!“ Pro tiu motivo, „socialistoj, memoru, ke vi ambaŭ estas infanoj de la batalo por la libero k ke jen venis la momento, kiam vi devas unuigi vin por defendi la komunan patrinon kontraŭ la bolŝevista minaco!“
— página 3 —
SENNACIULO — 111
Mallonge, la ĉampiono de Tut-eŭropo prezentas sian kandidatecon por la posteno de intern-ministro en la Hitlera Germanio.
Tuteŭropa armeo.
Sed li ne kontentiĝas pri la subpremo de ĉiu propagando k aktiveco komunista, li postulas ankaŭ la ekonomian blokadon kontraŭ Sovetio, dirante, ke estus memmortigo por la kapitalismo daŭrigi la ekonomiajn rilatojn kun Sovetio. Kaj, tute ne haltante ĉe tiu punkto, li postulas, ke la landoj de Eŭropo arigu la stabajn ĉefojn en „Konsilantaron de l’eŭropa defendo“ por prepari la armitan agadon kontraŭ Sovetio.
Kontraŭ la ruĝa armeo li postulas la formadon de „armeo de la eŭropa alianco“, ĉar estas bezonata eŭropa patriotismo kontraŭ la sovetia regno. Ĉio tio en la nomo de l’libero, kies plenum-organoj nomiĝas: Hugenberg, Hitler k Musolini.
Oni demandos sin eble, ĉu la kazo de Kudenhove-Kalergi estas tiel grava, ke necesas konigi ĝin al la laboristoj? Jes, ĝi estas grava, ĉar simptoma. Ĉiuj tiuj intelektuloj, kiuj stariĝas kiel gardanĝeloj de la paco super la partioj, troviĝos iutage rigarde al la decida demando. Kudenhove ĝis nun sukcesis maski sian „Tut-eŭropon“ malantaŭ la pacistaj ideoj. Sed li fortiras hodiaŭ la maskon. Lia Tut-eŭropo estas la lasta fortikaĵo de la kontraŭuloj de Sovetio…
Ernesto Fiŝer en Arbeiter-Zeitung (Labor. Gazeto), organo de la socialdemokrata partio, Vieno.
Vivo de l’proletaro en Slovakio.
Traveturante Slovakion ni vidas belegajn kamparojn, romantikajn pinarojn, altajn montopintojn, rapidkurajn riverojn, murmuretantajn riveretojn, belaspektajn urbojn k senbruajn vilaĝojn. Vidante tiujn belegajn bildojn, ni kredus, ke en ĉi tiuj urboj k vilaĝoj regas la plej kvieta vivo.
Sed kiel aspektas reale la vivo en Slovakio? En ĝiaj urboj k vilaĝoj? Kia estas la situacio de l’tiea proletaro? Ni konstatas nedireblan mizeregon inter la laboristoj, senlaboruloj k terkulturistoj. Mankas la plej necesaj vivrimedoj en la proletaj familioj.
En Slovakio la plej multaj fabrikoj ĉesis produkti, tial multaj miloj da homoj senlaboriĝis. Terurajn bildojn prezentas la malkonstruitaj fabrikoj. En Krampa staras tri altaj nudaj kamentubegoj sen fabriko. Ĉi tie antaŭ 12 jaroj ekzistis ferfabrikego, en kiu laboris ĉ. 5000 laboristoj. Kaj nun ĝi estas funebra simbolo pri la tombaro de l’estonta junularo en Slovakio. En Bratislavo, ĉefurbo de Slovakio, troviĝas ĉ. 20 mil senlaboruloj, kies infanoj preskaŭ nudaj vagas sur la stratoj almozpetante k ŝtelante.
Ankoraŭ pli malgajan k pli teruran bildon montras al ni la stratoj de l’ urboj vespere k nokte: tiam tre junaj proletknabinoj (15—18-jaraj) promenas k prostituas sin. En Bratislavo ĉesis funkcii multaj fabrikoj, en kiuj laboris nur virinoj. En Tilakovo fermiĝis la manĝilfabriko, kiu okupis ĉ. 300 virinojn. Ĉiutagaj estas la laboristaj manifestacioj, en kiuj laborantoj k senlaboruloj protestas komune kontraŭ sia sorto. Ĉiam la fino de tiuj manifestacioj estas kunpuŝiĝo kun la ĝendarmoj, pafado k arestoj.
Virgi.
Manĉurio.
La japanaj militistoj jam regas laŭlonge de la Manĉuria fervojo. Japanio subskribis la packontrakton de la Ligo de Nacioj kune kun la aliaj potencoj, ankaŭ subskribis Ĉinio: sed jen ili tute ne lasas sin ĝeni per tiu fakto. Ambaŭ pac-landoj intermilitas. La Ligo de Nacioj petis al Japanio retiri la trupojn. Al tio Japanio rifuzis. La Ligo de Nacioj avertas, ke ĝi sendos reprezentantojn siajn por esplori, eltrovi, kiu pravas. Sed Japanio, estante la venkanto, antaŭavertas, ke ĝi rifuzos akcepti iun ajn verdikton de tiuj enketantoj.
Laŭ la packontrakto la Ligo povas trudi sian decidon, regigi la rajton pere de ekonomia bojkoto kontraŭ la rifuzanto. Ĉu ĝi tion faros? Se ne, ĝis kiu punkto valoras ĝiaj solenaj decidoj k honoraj pac-interkonsentoj?
En la nuna imperiisma epoko, ĉi tiu milito same kiel la mondmilito de 1914 okazas pro ekonomia celo. 52 milionoj da dolaroj da japana kapitalo estas en Manĉurio, t.e. 75% el la tuta kapitalo, kiu troviĝas en Manĉurio. Triono de l’fera provizo el Ĉinio troviĝas en ĉi tiu provinco. Vere estas, ke la ĉinaj enloĝantoj nombras 30 milionojn, la japanoj estas apenaŭ 200 mil k koreanoj 800 mil. Sed kion valoras la deziroj de l’loĝantoj, se temas pri la bonfarto de l’reĝo Kapitalo? Simile al la hinda bojkoto al anglaj varoj la ĉinoj celas enkonduki bojkoton kontraŭ japanaj varoj.
J. F. (Londono).
Tra Nov-Jorkaj okulvitroj.
(Fino. Vd. la antaŭan n-on.)
Du organizoj, timante pro sia propra ekzisto (ne pro la ekzisto de la laboristaro), ekaktiviĝis kontraŭ tiu nova organizo. La unua estis la Socialista Partio. Mi mem aŭskultis al la lokaj gvidantoj en San Francisko, kiuj private konfesis, ke ili ne povus trovi makulon sur la scienca klarigo pri la neceso de tiu nova organizo. „Sed kio okazus al nia partio, se ĝi sukcesus?“ ili ekplendis. Tial ili ekagitis kontraŭ la IWW (Industriaj Laboristoj de l’ Mondo), „ĉar ĝi tro emfazas la ekonomian neceson de la laboristara organiziĝo“.
S-ro Gompers, siaflanke, konfirmis sian malnovan taktikon: „nenia politiko en nia unuiĝo“.
Kaj fine, la anarko-sindikatistoj, en la kunveno de 1908, kun helpo de la du lastaj (k kompreneble sub gvido de burĝaj provokistoj) kaperis tiun organizon — ili forigis la „politikan“ parton de l’3-a paragrafo. Jen la paragrafo, kiel ĝi origine tekstis: „Inter la du klasoj¹ devas daŭri batalo, ĝis ĉiuj laboristoj kuniĝos sur la politika, same kiel sur la industria kampoj; ili devas preni k teni, kion ili per sia laboro produktis; tion ili devas plenumi per ekonomia organizo² de la laborista klaso, ne kunligiĝante kun iu ajn politika partio.“
La unua rezulto de tiu „senpolitika“ venko estis, ke la estraro de Amerika Federacio de Laboristaro estis vekita el sia letargio k ekvidis la „danĝeron“ por sia organizo. La bierfarista k bakista sindikatoj ricevis ordonon likvidiĝi — la ukazo de Gompers estis, ke la inĝenieroj, hejtistoj, librotenistoj ktp forlasu tiujn unuiĝojn k realiĝu al la inĝeniera (kredeble maŝinista — Red.), hejtista, librotenista ktp unuiĝoj. Tio signifas, ke se iu ajn el tiuj unuiĝoj dezirus plibonigi siajn kondiĉojn aŭ salajrojn, eĉ sub la kapitalisma sistemo, la anoj de la aliaj sindikatoj, kiuj laborus kun ili en la samaj ejoj — havante apartajn kontraktojn kun la mastroj — restus en la laborejoj, dum iliaj „K-doj“ el malsama sindikato strikus.
La IWW, sekve, depost 1908, kvankam ĝi unue gajnis multajn anojn, estis poste, per provokistoj k aliaj persekutoj, se ne plene neniigita, tamen tute kastrita. Tia persekutado estas neevitebla, se organizo forĵetas sian leĝan bazon — ĝi elĵetis la civilizan protektilon, la politikan agnoskon, kiun la ŝtato ne povas ignori (krom portempe, kiam nur milita leĝo regas). Tial, kvankam ĝi konservis la sciencan organiziĝan formon, tamen ĝi estas senpova funkciigi ĝin. Ĝi ne povas propagandi al laboristoj la revolucion, se ĝi volas
¹ La kapitalista k la laborista. ² La substreko estas mia. Se la legantaro dezirus klarigon pri la ŝajne kontraŭa ideo, ke la laboristaro politike unuiĝu k ke ĝi „devas plenumi tion per ekonomia organizo“, kiu ne kunligiĝus kun iu ajn politika partio, bonvolu esprimi tion en „S-ulo“ k mi donos al vi la klarigon de D. de Leon, kiu estas ĝia ĉef-aŭtoro.
Por ŝtopi la breĉon
- listo:
5360 K-dino Pompanon (Lyon) fr.fr. 2.50 132 Roux, M. (Lyon) fr.fr. 20.— Waringhien (Lille) fr.fr. 5.— 17528 May, Ad. (Mulhouse) fr.fr. 5.— 15594 Lieby, Eug. (Mulhouse) fr.fr. 5.—
— página 4 —
112 — SENNACIULO
samtempe funkcii kiel sindikato laŭleĝa — laŭkonstitucia. Tial, ĉe la debato, kiu okazis antaŭ kelkaj semajnoj, inter IWW k nova organizo, Industria Ligo Laborista (kiu propagandas la originajn ideojn de IWW), la reprezentanto de IWW, s-ro Fleĉer (Fletcher), devis konfesi, ke lia organizo hodiaŭ ne propagandas revolucion.
La Internacia Unuiĝo de Bakej- k Sukerajej-Laboristoj ankoraŭ tenis la saman nomon, kvankam en ĝi restis nur bakistoj k sukeraĵistoj, t. e. metiistoj — sed ĉar la metio preskaŭ tute malaperis, ne multaj restis en tiu unuiĝo. Ne havante laboron ili ne povas pagi kotizojn.
Tamen ĉiu ideo naskas imitantojn, kiuj estas plej ofte fuŝistoj. Industria Unuiĝismo ne estas escepto. Ĵaluzaj pro la grandaj salajroj k eminento, kiujn la oficistoj de la „Federacio“ ĝuis, kelkaj gvidantoj de kelkaj „Internacioj“ ekkomprenis, ke ili povos „fosi sian propran sulkon“. Ĉar estas pli facile „fosi“ per iuj altaj frazoj, ili ŝtelis ilin de la IWW por sia propra profito. Unu el ili estis (k ĝi ankoraŭ iom vivas) La Unuiĝintaj Nutraĵ-Laboristoj (Amalgamated Food Workers). Tiu organizo konsistas el kelkaj lokaj sindikatoj en Nov-Jorko k ĝia ĉirkaŭo, kiuj foriĝis el la „Internacio“ k, kompreneble, el la „Federacio“. Ĝiaj membrokartoj estas ruĝaj k la principaro tre simila al tiu de la IWW — sed estis k ĝis nun estas nur bakistoj en ĝi (ne ĉiuspecaj laboristoj, kiuj laboras en bakejoj). La salajroj de l’oficistoj estas nur 50—60 dolaroj semajne, sed oni esperis ĉiam, ke la organizo pligrandiĝos. Dume oni povas ataki, ili diras al si, Grin (Green) k Ŭol (Woll), kiuj ricevas milojn da dolaroj jare nur kiel salajrojn.
Kaj laste, sed plej grave: estas la novaj „Industriaj Unuiĝoj“, starigataj sub la gvidado d l’ĉi tiea komunista partio. De sia naskiĝo ĉi tie la kompartio akceptis, aŭ pli ĝuste — daŭrigis la malnovan taktikon de l’socialista partio koncerne al la usona sindikataro. Tiu ĉi taktiko diktis aliĝi al la reakciemaj sindikatoj k peni per diversaj strategiaĵoj konkeri ilin. Oni ne povas eĉ senkulpigi Foster, la gvidanton de l’ĉi tieaj komunistoj (kiel oni povas senkulpigi Lenin), dirante, ke eble li ne scias pri la IWW-programo. Li estis ja membro de la IWW k li estas tre lerta k lernema homo. Li eĉ ne povus nei — k li ne neas — ke niaj plej eminentaj marksistoj kiel Daniel De Leon, Debs, Heuŭd (Haywood) k. a. difinis jam en 1905, ke oni povus same facile konkeri la usonan armeon k milit-maristaron per agitado en ĝi kontraŭ ties gvidantoj k por la intereso laboristara ol konkeri tiel la Amerikan Federacion de Laboristaro.
Antaŭ kelka tempo, mirinde, niaj komunistoj ŝanĝis tiun sian taktikon. Kontraŭ la admono de Lenin, kiu verkis siatempe broŝureton, en kiu li admonis, ke oni agu en la tuta mondo same — „ke oni akceptu tiun parton de la rusa sperto, kiun oni povus profite enkonduki en okcidenta Eŭropo k Usono — ke oni devas labori en la reakciemaj sindikatoj por elmontri al iliaj membroj la koruptemon de iliaj gvidantoj — k fine por konkeri tiujn unuiĝojn por la komunismo“. Mirinde, mi ripetas, kvankam Lenin mem admonis apliki la saman taktikon por Usono, kiu sukcesis en Rusio k helpis al renverso de Kerenski, tamen niaj komunistoj fine decidis starigi apartajn sindikatojn, kiujn ili nomas „industriaj unuiĝoj“.
Eble vi pensas, ke ili estas pretaj nun konfesi, ke la usonaj marksistoj (kelkaj el ili) en 1905 estis pravaj? Ĉu ili konfesas, ke De Leon, la usonano k marksisto, eble povus scii pli bone ol Lenin, la ruso, eĉ se marksisto k geniulo, pli bone, mi ripetas, ol De Leon, kiel apliki marksismon en Usono? Tute ne! Ili konfesas nenion: „Oni povas nur lerni per siaj eraroj“, „IWW estis antaŭtempa“ ktp, estas iliaj elturniĝaj respondoj.
Sed la laboristoj estis tiom ofte trompitaj de la koruptemaj gvidantoj k eĉ pli ofte de la nesciemuloj k eblaj karieristoj (se la ŝanco venus; mi konas kelkajn persone, kiuj jam zorgas pri si en tiuj novaj unuiĝoj, kvankam estas nur malmultaj membroj por ekspluati), ke ili nun tute ne aŭskultas k estas apatiaj al ia ajn organiziĝa formo. La „industriaj unuiĝoj“, pro kiuj niaj komunistoj tiel fanfaronas, ekzistas nur sur papero.
La sola espero por ni k la tuta laboristaro usona estas, ke la inteligenta parto de l’laboristaro povus ekorganiziĝi en industriaj unuiĝoj k samtempe rekoni, ke ilia unuiĝo devas esti la bazo por la socialisma registaro. Ĝi devas ankaŭ akcepti la Marksan admonon, kiun De Leon ellaboris, ke oni ne povas ignori la politikan ŝtaton, ĉar ĝi ne ignorus nin. Kaj fine, se venkinta laboristaro en industria lando (ĝi estas tie en plimulto) tenus la politikan ŝtaton (anstataŭ forigi ĝin) unu sekundon post la venko, ke en tiu okazo la venko de tiu laboristaro aliĝus je malvenko k anstataŭ revolucio ni nur havus ŝanĝon de mastroj.
Georgo Savil (1092).
[REKLAMO p.4] LEGU K STUDU! ĈERPU EL LA LIBROLISTO DE SAT!
Por via klerigo: — Novaj prezoj: MARKS k ENGELS, La Komunista Manifesto, 48 p. — 0.40 mk.g. E. LANTI, Naciismo, originalo, 124 p. — 1.20 „ ANDREEV, Revolucio en la lingvoscienco (pri jafetida lingvo-teorio), 68 p. — 0.50 „
Por via distro: BOGDANOV, Ruĝa Stelo, utopia romano, 168 p. — 1.50 „ BARTELMES, Diablidoj, geknaba rakonto, 48 p. — 0.50 „ TOUSSEUL, La Morto de Blanjo, rakonto, 72 p. — 0.50 „ IVN, Ruĝo k Blanko, originalaj epizodoj el Sovetio, 68 p. — 0.50 „
Sidejo de SAT, 23, rue Boyer, PARIS XX. Administrejo: Kolmstr. 1, Leipzig O. 27.
La senlaboreco en Bulgario.
Kvankam Bulgario estas malgranda laŭ terspaco k loĝantaro, ĝi ankaŭ konvulsias sub la ŝarĝoj de la tutmonda ekonomia k agrara krizo. Ankaŭ en Bulgario la produktado konstante malaltiĝas. La kapitalista raciigo plenumiĝas laŭ rapidega ritmo k sekve la senlaboreco senĉese pligrandiĝas.
El proksimume 600 mil laboristoj ambaŭseksaj, okupataj en la privata produktado aŭ kiel ŝtataj dungitoj, la senlaboruloj prezentas jam la nombron de 200 mil; fakte pli ol tridek el cento da laboristoj estas senlaboraj. Laŭ metioj ili estas: 40 mil konstrulaboristoj, 30 mil tabaklaboristoj, 25 mil privat- k ŝtatoficistoj, 7 mil ministoj, mil havenlaboristoj; tajloroj, ŝuistoj, ĉarpentistoj k metallaboristoj estas sume ĉ.
— página 5 —
SENNACIULO 113
4—5000, elektroteknikistoj, razistoj k tekslaboristoj ĉ. 10 mil; krom tio la kamparlaboristoj dumvintre estas ĉiuj senlaboraj.
Pli intense progresas la procedo de amasa proletiĝo de malgrandaj privatmetiistoj k vilaĝanaj tavoloj, kiuj siavice ŝveligas plie la armeon el senlaboruloj. Leĝoj certigantaj ŝtatan subvencion preskaŭ ne ekzistas.
K. A. (17 635).
Letero el Kalifornio.
Pli ol 22 tendaroj por deviga laboro, enhavantaj pli ol 2000 virojn, jam funkciis en la arbaraj k montaj regionoj de Kalifornio ĉe la fino de la lasta jaro. Oni ĉiutage laboras 6 ĝis 8 horojn. Antaŭe la laboristoj ricevis de 4 ĝis 5 dol. tage por tia laboro. Nun ĉi tiu riĉa ŝtato pagas per manĝo k dormejo. Ne nur estas peniga laboro, sed oni intence starigas la tendarojn sur la plej malagrablajn lokojn por puni la viktimojn. La laboro en la arbaro rapide eluzas la vestojn. Antaŭ la 25. decembro la arbarestro anoncis, ke la laboristoj en la tendaroj ĝoje ricevus donacojn el varmaj vestoj, tabako ktp.
Forkurintoj el unu el la tendaroj raportas pri nesufiĉo da nutro. La matenmanĝo konsistas el kaĉo, tri tranĉoj da pano k nigra kafo, la ĉefmanĝo el fuŝmiksaĵo, malmola pano k kafo; vespermanĝo el faboj, pano k kafo. Butero, lakto, sukero k tabako forestas. Kvankam la vetero estas treege malvarma pro neĝo k frosto, estas malpermesate hejti la dormejojn per fajro. Malsufiĉo da litaĵoj pligrandigas la mizeron. Oni devas enlitiĝi precize je la 9-a horo vespere. La estroj portas insignojn montrantaj ilian rangon. La gardistoj krom insignoj portas pafilojn k bastonegojn.
La urba konsilantaro de Los Angeles transpagis al la polica fako 5000 dol. por transporti senlaborulojn al la tendaroj. La centraj labor-konsilantaroj el Los Angeles k San Pedro, verŝajne ankaŭ el aliaj lokoj en Kalifornio, protestas al la ŝtatestro kontraŭ la „tielnomataj laboraj tendaroj, kie viroj estas devigataj labori por nura nutro k loĝejo“. Tiuj organizoj, aligitaj al la Amerika Federacio de Laboro, postulas, ke Jakobo Ralf (James Rolph), la ŝtatestro, alvoku la ŝtatan parlamenton al speciala kunsido por leĝigi la seshoran labortagon k kvintagan laborsemajnon. Tiel la sindikatoj esperas krei pli da taskoj pagataj por dividi inter la senlaboruloj. Laŭ oficialaj fontoj ekzistis pli ol 500 000 senlaboruloj en Kalifornio ĉe la fino de 1931, kiuj ricevis nenian helpon.
16 285.
Pro abundo da materialo por ĉi-n-ro la tuta rubriko „Diskutejo“ devis esti prokrastata.
La vivo de l’laponoj en Svedio. (Fino).
Hejmlaboro, klasdiferencoj.
[BILDO p.5 | 58,10,87,24] Foto: lapono kondukas boacon antaŭ konusa tendo; apude sidas virino en sledo.
Tre evoluinta estas la lapona slojdo (hejma manlaborado). Viroj sukcesas ellabori el boacaj kornoj k ostoj mirinde belajn ornamaĵojn, papertranĉilojn, tranĉilingojn, ktp. Virinoj estas majstrinoj en preparado de diversaj manlaboraĵoj ŝtofaj, krome iliaj multkolor-striitaj gantoj, rubandoj, ŝtrumpoj ktp estas tre ŝatataj kiel loĝejornamaĵoj k memoraĵoj. Ankaŭ la vestoj de l’laponoj mem estas tre varikoloraj, bluaj, flavaj, verdaj, ruĝaj, ktp. Sur la kapo ĉiuj portas grandan ĉapon k granda ruĝkolora kvasto estas nepre bezonata parto de l’ĉapo. Iliaj ŝuoj havas suprenkurbigitajn „nazojn“ (pintojn) k la vasta jako de l’viroj estas ligata al la korpo per multkolora rubando. Ĉiujn vestojn k aliajn bezonaĵojn ili prilaboras por si hejme, tamen jam kreskas komerco inter la laponoj — pli k pli kreskas la neceso — aĉeti diversajn objektojn, ankaŭ gazetojn ktp k por tio la laponoj devas vendi en la proksimaj urboj boacan viandon por ricevi monon k aĉeti siajn bezonaĵojn.
Sed ne pensu, ke ne ekzistas inter la laponoj klasdiferencoj. Ili ekzistas k estas sufiĉe grandaj. Pluraj laponoj estas riĉegaj, posedantaj centojn da boacoj, aliaj estas nur mizeruloj, ne havantaj eĉ unu boacon k ricevantaj subtenon de l’komunumo; dum tria speco estas geservistoj de l’unuaj. Por siaj grandaj boacaroj la laponoj riĉeguloj ja bezonas paŝtistojn, same por ofta transloĝiĝado — helpantojn.
Ankaŭ neniu lapono vivas en la urboj, ĉiuj vivas en la vilaĝoj. Kelkfoje mi ricevis leterojn kun peto peri al iu aŭ alia korespondanton laponan. Sed, tiun peton mi ne povis plenumi, ĉar pro la malproksimo neniu lapono povis veni al iu ajn urbo, por partopreni tie konstante dum du monatoj esp-an kurson. Tamen ili estas interesitaj pri esp-o k espereble baldaŭ iu el ili ankaŭ ellernos ĝin.
Civilizaj influoj.
Ankaŭ ne ekzistas laponlingvaj gazetoj, ĉar ili loĝas tre dise, la distancoj estas grandegaj, okazaĵoj inter ili maloftaj k ili ja ĉiuj komprenas svedlingvajn gazetojn. Kelkaj laponlingvaj libroj ekzistas.
Koncerne la devigan militservon la laponoj havas bonajn kondiĉojn — ili ne havas tian devigon. Dum la mobilizado ili tamen devas eniri la svedan armeon k tiam por ili estas organizataj ekzercoj. —
En ĉi supra artikolo vi povis jam legi, ke la laponoj rapide moderniĝas, ili jam havas krom siaj kunportataj tendoj ankaŭ konstantajn hejmojn, dometojn k en ili — modernajn meblojn. Tamen mi ne rimarkis, ke la civilizo efikis al ili detrue. Ŝajnas, ke ili uzas la fruktojn de l’civilizo, sed ne ĝiajn malbonojn. Vere — alkoholon k tabakon ja donis al la laponoj la civilizita mondo, sed pro alkohol- k tabakuzo la laponoj tamen ne mortas pli multnombre ol aliaj alkoholuzantoj.
Ankoraŭ mi ripetas — ilia kutimo vagi kun sia tuta trezoro k familio de unu loko al la alia absolute ne montras senkulturecon, sed — la lokaj cirkonstancoj devigas ilin ŝanĝadi siajn loĝejojn. Ankaŭ vintre iliaj boacoj bezonas nutraĵon, sed sur tundroj ne kreskas herbo, kreskas nur muskoj k tiujn konservi por vintro estas neeble. Tial ankaŭ vintre, kvankam kelkfoje la temperaturo falas 40 gradojn malsuper la nulo, la laponoj paŝtas siajn
[REKLAMO p.5] K-doj el la germanlingvaj regionoj—atentu! La Socialista-Esperanto-Asocio (SEA) por la germanlingvaj regionoj eldonas la broŝuron de K-d. E. Lanti LA LABORISTA ESPERANTISMO en germana lingvo. – Aĉetu tuj! Prezo: 0,30 gm. Grupoj ricevas 10% da rabato! Por ĉiuj mendoj, kiuj alvenos en februaro, ni donas 20% da rabato ĉe tuja pago. Vendu ĉi tiun gravan broŝuron inter la neesperantista laboristaro. Mendu tuj ĉe la SEA-librejo, FRANKFURT a. M. 21, Heerstrasse 85.
— página 6 —
114 SENNACIULO
boacojn sur la tundroj, kie la bestoj serĉas de sub la neĝo muskon. Ofte la laponoj estas devigataj ankaŭ dormi vintre dum la noktoj sur la tundro. Tion ili faras k tamen ne mortfrostas, ĉar iliaj vestoj estas sufiĉe varmaj k iliaj korpoj forte harditaj kontraŭ ĉiaj temperaturŝanĝoj. Boacoj ja estas ilia trezoro, ili ricevas el tiuj bestoj sian manĝaĵon, viandon, siajn vestojn el boacaj haroj k feloj, siajn manĝilojn el boacaj ostoj k kornoj, krome la boacoj ankaŭ anstataŭas la ĉevalojn, plenumante rolon de vetur- k tirbesto.
Jen, la poluscirklo estas ankaŭ landparto, kie oni ne povas multe paroli pri vegetarismo. Almenaŭ inter la laponoj troviĝas neniu vegetarano. Tie ĉi ja la teron kulturi estas neeble, nur en iom pli sudaj partoj de l’arkta cirklo oni sukcesas kulturi terpomojn, sed nenion alian. Tie ĉi la naturo devigas manĝi viandon, ĉar alio estas nericevebla.
Neeme Ruus (15 428).
La klasbatalo tra la mondo
Malpermeso de manifestacioj (Germ.).
La 28-an de jan. 1932 en Ŝtutgart la komunistoj intencis aranĝi amas-manifestacion sur la ĉefa strato de l’urbo. Je la 18-a h. renkontis sin ĉe diversaj anguloj de la Reĝa Strato multaj laboristoj, por protesti kontraŭ la reakciularo. Ankaŭ kelkcent membroj de l’ „Batalligo kontraŭ la faŝismo“ ĉeestis, kvankam en Ŝtutgart depost kelka tempo jam ĉiuj surstrataj manifestacioj partipolitikaj estas malpermesataj. Sed ŝajnas, ke inter la koncernaj funkciuloj troviĝis fiuloj, kiuj ĝustatempe informis la policistaron pri la projektita manifestacio. Tial povis okazi, ke la politika policistaro surprizis konferencon de la komunista gvidantaro k funkciuloj de l’,,Batalligo kontraŭ la faŝismo“. 25 Gek-doj estas arestitaj, inter ili ankaŭ troviĝas la konata kuracisto k poeto revoluciema Fr. Volf. Do la policistaro kaptis ĉiujn gvidantojn de l’manifestacio. Ĉi-lastan la per gumbastonoj armitaj policistoj disbatis senskrupule. Formiĝis ĉiam denove malgrandaj grupoj kantantaj la „Internacion“. Pro tio pliaj 14 proletoj estis tirataj sur polic-aŭtomobilojn, kiuj tuj transportis ilin en la malliberejon. La arestitoj estos juĝataj antaŭ la rapidjuĝistaro pro alvoko al neobeemo kontraŭ la leĝoj k pro partopreno en malpermesataj manifestacioj. Kelkmonatan enkarcerigon ili certe devos suferi. Tiel aspektas la libero de l’proletoj en Ŝtutgart.
Ulo.
La okazintaĵoj en Bilbao.
Katolikaj k naciistaj elementoj provokis gravajn kunpuŝiĝojn kun la socialistoj k defendantoj de l’respublika reĝimo. Ili bonuzis la okazon de provoka kunveno por apliki la armilojn kontraŭ la socialistaj elementoj. Kvar junuloj estis mortigitaj de la reakciuloj k sep vunditaj; inter ĉi lastaj estas unu civil-gardisto. La mortigitoj estis socialistoj. La enterigo fariĝis grandega manifestacio; la tuta popolo troviĝis en la stratoj por esprimi sian indignon kontraŭ la embuskintoj.
P. R.
Komunista manifestacio en Svisio.
Du mil manifestaciantoj iris la 24-an de januaro en Zuriko antaŭ la militistan kazernon por protesti kontraŭ la kondamno je dektaga aresto al du soldatoj, kiuj estis marŝintaj en uniformo ĉe la kapo de manifestacia irado organizita okaze de last-oktobra kontraŭmilitisma tago. La manifestaciantoj trapuŝis la pordegon de l’kazerno, sed renkontis polic-kordonon, kiam ili volis penetri en la internon. La policistoj pafis. Du K-doj estis grave vundataj.
L. T.
La instruista mizero en Germanio.
Preskaŭ en ĉiu subŝtato germania okazis malpliigo de la lernejoj, senlaborigo de instruistoj, malaltigo de l’ salajroj. Prusio faris novan salajr-skalon k forigis antaŭan decidon pri neŝanĝebla salajro. En Berlino, post plenumo de tiu nova ordono, ne plu estos popol-instruisto sub la 30-a jaraĝo. La universitate studintaj instruistoj, kiuj konservos siajn postenojn, spertos salajran malaltigon de 30, 20 aŭ 12 %. En tuta Prusio estas forigataj 10 mil popolaj instruistoj k instalataj 3 mil novaj policaj oficistoj. Sume estas en Prusio 16 mil senlaboraj jun-instruistoj.
Eklezio kontraŭ lernejo en Svedio.
Pro politika agado oni volis forigi K-don B. Hallström, membro de l’ Eduk-Interna Komitato, el la seminario. Li ankoraŭ studis tie antaŭ unu jaro. Pro akra protesto la eklezio ŝanĝis la punon: „Se B. H. montriĝos esti nekapabla en la fako, oni notu tion sur lia lasta raporto.“ Do, antaŭa zorgo pri panrabo.
En Lanker K-do M. Eriksson forigis la religian instruadon el la lernejo k fondis klerigklubon por la laborista junularo. La nigraj servistoj de l’kapitalismo atakis lin embuske. La polico ne punis la farintojn. Oni kulpigis lin ĉe la lernejestraro. Sensukcese! Oni proponis al li pli bonan oficon; li rifuzis k ne forlasis la fonditan klerigan klubon. Tiam oni venenis lian puton k bategis lin ĝis kripliĝo, kulpigante lin samtempe pri verkado en komunista gazeto.
Laŭ Eduk-Internaj Sciigoj kompilis S. A.
Menciu nepre esperanton ĉe represigo de artikoloj esper.-devenaj!
RELIEFAJ OKAZINTAĴOJ.
Pretekste de kontraŭjapanaj agoj en Ŝanĥajo la japana registaro sendis ŝipojn k trupojn al tiu grava ĉina urbo, kiuj okupis la 28-an de januaro post sanga batalo kontraŭ la ĉinaj defendantoj parton de la urbo; ĉi tiu suferis multe per la efikoj de l’bombardo k bruligado. — Japanaj trupoj daŭrigante sian antaŭeniron en Manĉurio atingis la gravan fervojan centron Ĥarbino.
Kontrakto inter la registaroj de Finlando k Sovetio estas farita por 3 jaroj rilate al reciproka neatako kun garantio pri netuŝo k neŝanĝeblo de la teritorio laŭ la limoj fiksitaj en 1920 en Dorpat. Malsukcesaj estis similaj traktadoj inter Sovetio k Rumanio pro la Besarabia demando.
La jezuita kongregacio estas likvidita per registara dekreto en Hispanio, la havaĵo konfiskita k transdonita al bonfar-institucioj de l’ŝtato kontrolataj.
Kiel sekvo de vastaj strikmovadoj pluraj vilaĝoj en Katalunio troviĝis dum semajno en la mano de l’revoluciaj laboristoj, kiuj instalis milicon k alvokis per flugfolioj k afiŝoj al la revolucio. La registaraj trupoj, ĝendarmoj ktp fine okupis la tutan regionon. Mallongdaŭra ĝenerala striko en Barcelono; strikoj en Andaluzio.
Brian (Briand), kies agado dum longaj jaroj difinis la eksteran politikon de Francio, estas anstataŭigita de Laval, kiu kun Tardjeŭ (Tardieu) zorgos pri plifortigo de la necedema, ekskluzivisma politiko de Francio.
La papo transdonis al Musolini la ordenon de l’Ora Felo, ago konsiderata kiel signo pri la definitiva interkonsento inter Vatikano k faŝismo. (Laŭregule tiu ordeno povas esti donata nur al personoj, kiuj havas grandan meriton rilate la katolikismon!)
POR NIA MEDITO.
Scienco k Moralo.
La homa digno kuŝas en lia penado por ektrovi verojn. Tio postulas, ke neniu homo estu fremda al la aro da konoj, kiuj, nuntempe, estas la privilegio de malgranda grupo da intelektuloj.
La scienco kreas la u n u i ĝ on inter la homoj, tial ke ĝi esprimas kontroleblajn verojn, per kiuj povas okazi ĉies konvinkiĝo: Ne ja ekzistas komunista fiziko k socialista ĥemio.
Ĉar neniu estas devigata, persvade aŭ perforte, alpreni sciencajn konkludojn, la scienco respektas la individuan liberon. Neniu havus la penson ekmiliti por disvastigi la teoriojn de Ajnŝtajn (Einstein).
La scienca esplorado atingas ĝis la kialoj de niaj agoj; iuj estas biologiaj, aliuj sociaj; sekve la ideo pri respondeco profunde modifiĝis en la lastaj jardekoj. La scienco rekomendas antaŭmalhelpi, prefere ol puni. Ne maloftaj estas la kazoj, en kiuj la socio pli kulpas ol la individuo.
Havante senlimajn perspektivojn, estante tolerema k serena, la scienco tamen kapablas entuziasmigi la homojn k naski ĉe ili la grandajn ĝojojn, kiujn kaŭzas la ektrovo k la unuiĝo.
Konklude la scienco liveras firmajn bazojn por starigo de moralo.
— página 7 —
SENNACIULO 115
SENNACIULA LIBERPENSULA PAĜO
Redakcia adreso: ADOLF WALDMANN, Illerstr. 8, BREMEN, Germanio.
Eklezianoj k liberpensuloj en Ĉeĥoslovakio.
Tuj post la mondmilito estis inter la ĉeĥoj granda antipatio kontraŭ romkatolikaj pastroj. Parte kaŭzis tion la ĉeĥa antaŭmilita literaturo. Preskaŭ ĉiu romano rakontis pri helpado de l’romkatolika eklezio al la germana imperio k poste al la reganta Habsburga dinastio por subpremado al la ĉeĥa nacio.
Jam reĝo Vaclavo la Sanktulo (Venceslao) estis gvidata de l’kristanaj pastroj, sed ankaŭ mortigata pro ili en la jaro 929. Poste la romkatolika eklezio montriĝis ankoraŭ trifoje la plej granda malamiko de l’ĉeĥoj: Unue, dum la „Husanaj militoj“ (1415—25). Due, post la batalo sur la „Blanka Monto“ apud Prago en la jaro 1621 k dum la rezultinta kontraŭreformacio. Trie, dum la tuta mondmilito. Depost la jaro 1915 batalis ĉeĥoj — kiel estintaj militkaptitoj — precipe en la rusa, sed ankaŭ en la itala k franca armeoj kontraŭ Germanio k Aŭstrio-Hungario. La pastroj laŭdis la fiajn ekzekutojn kontraŭ la rekaptitaj ĉeĥaj legianoj.
Pro tiuj kaŭzoj ne estis mirinde, ke jam ĉe la unua popolnombrado en Ĉeĥoslovakio (1921) inter 13,8 milionoj da loĝantoj estis 724 528 senreligiuloj. Preskaŭ ĉiuj el ili estis ĉeĥoj.
Sekvis dek jaroj, dum kiuj la situacio ŝanĝiĝis. La ĉeĥoj fondis nacian ĉeĥoslovakan eklezion. La diferenco inter ĝi k la romkatolika estas: Dum la diservo estas uzata ĉeĥoslovaka lingvo; la pastroj rajtas edziĝi; ili ankaŭ ne kredas la plej malsaĝajn dogmojn, kiel neerarpovon de l’papo k virgulinan naskon.
Bedaŭrinde la laboro de l’ĉeĥa burĝa organizo liberpensula estis tute erara. Ĝi proklamis nuran batalon kontraŭ la romkatolika eklezio, sed helpon al la ĉeĥoslovaka k aliaj reformitaj eklezioj. Al tio venas ankoraŭ, ke la ĉeĥa komunista organizo liberpensula estiĝis nura enterig-asocio.
Nun komenciĝis laboregi la germana proleta asocio liberpensula. Ekzemple en la distrikto Teĉen (Tetschen) ĝi laboris tiel bone, ke ĉi tiu distrikto nombras pli ol 30 mil neeklezianojn. Jen dekjara sukceso en la germana regiono; dume en Prago malpliiĝis la nombro de l’neeklezianoj je mil personoj, kiuj konvertiĝis al la ĉeĥoslovaka eklezio.
La nuna nombro da neeklezianoj en Ĉeĥoslovakio estas 853 717 inter 14,8 milionoj da loĝantoj. Tio estas la rezulto de l’dua, antaŭjara popolnombrado. Resume oni povas diri: La romkatolikoj perdis anojn. Ili transiris al la ĉeĥoslovaka eklezio k al la germanaj liberpensuloj.
Francisko Erv. Hammer (16 867), Herrnskretschen, Ĉeĥoslov.
Jen kiel la kristana eklezio ricevas monon.
La internacia „Institucio de la Sankta Infaneco“ 44, str. Cherche-Midi en Parizo, institucio prizorgata de sinjorega moŝto Mirio, ricevis dum la jaroj 1930-31 kiel monoferojn, donacojn, k kotizojn la sumon de 28 milionoj da fr. frankoj.
Eĉ la papo estas profitema, la itala registaro malaperigis la enirpagon por la muzeoj, sed ne la papo rilate al la vatikanaj muzeoj.
Ĉu la papa moŝto estas malriĉa? Krom la monoferoj al la Sankta Petro el la tuta mondo, li ricevas de la itala registaro pro la interkonsento de Laterano rentumon de 88 milionoj da liroj. Li eble ne havas fidon al la estonto de l’faŝismo, ĉar li aĉetas kelkajn valutojn italajn, ĉefe la valutojn de elektraj firmoj: Dalmido-Edison k Electro-chimica-caffera, sed plej multe li aĉetas eksterlandajn valutojn, usonajn k anglajn, k obligaciojn de la pola pruntepreno 7%-a garantiata de la tabakmonopolo.
La eklezioj havas ankoraŭ grandajn rimedojn por bari la vojon al la normala evoluo de la socio k de la cerboj.
Laŭ la ĵurnalo „Libera Penso“ (Libre Pensée) kompilis 12 642.
Peresperanta agado de UMA.
La Unuiĝo de Militantaj Ateistoj en USSR (UMA) eldonas de sia monata ruslingva revuo Militanta Ateismo aparte presitan esp-lingvan resumon. Ĉi tiu resumo pro sia amplekso (16—24 paĝoj, formato 25×18 cm) k pro siaj sufiĉe detalaj artikoloj aspektas kiel tute memstara revuo k meritas la atenton de ĉiu liberpensulo.
La redakcio celas per ĉi tiu esperanta eldonaĵo (de kiu eliris jam 5 kajeroj) konatigi siajn legantojn kun la militanta ateisma movado en USSR k kun la problemoj de kontraŭreligia propagando. Ĝi estas certa, ke la marksismo-leninisma pritrakto de la temoj prezentos grandegan intereson por la eksterlanda leganto k esperas, ke ĉi tio ĉiel akcelos la disvastigon de la resumita materialo inter la publiko per la liberpensula gazetaro.
Por montri, kia estas la enhavo de ĉi tiu serioza k bonaspekta resumo, sekvu la temoj de kelkaj artikoloj: „La taskoj de la marksisma historio pri religioj“ (Lukaĉevski), „Ĉu la homo originas de simio?“ (Nikolski), „Scienco pri homkonduto k religio“ (Ĉernomordik), „Teknikigo de eklezio en Usono“ (Tan-Bogoraz), „La rusa eklezio antaŭ la epoko de kapitalismo k la skismo“ (Nikolski), „Leninisma doktrino pri konkreta vero“ (Koŝin), „Teatro k religio en Japanio“ (Gluskina), ktp, ktp.
Alia esp. eldonaĵo de UMA estas ĵus aperinta broŝuro „Unio de Militantaj Ateistoj en USSR k ĝia laboro“. Amplekso 40 paĝoj, formato 22×14 cm. Ĉi tiu verketo donas en serio da artikoloj de diversaj aŭtoroj multflankan superrigardon pri la agado de UMA. Lukaĉevski skribas pri „Marksismo-leninismo k la batalo kontraŭ religio“, Kandivov pri „Religio kiel ilo de klasbatalo, bremsilo de socialisma konstruado“, Oleŝĉuk pri la „Historio de Uma k ĝia laboro“. La ceteraj artikoloj temas pri „La infanoj de oktobro“, „La laboro inter la orientaj nacioj de USSR“, „UMA k la Internacio de proletaj liberpensuloj“, „La sovetiaj leĝoj pri religio k eklezio“, „La UMA en ciferoj“ k „Citaĵoj el la statuto de UMA“.
La esp. resumo de Militanta Ateismo k ĉi tiu broŝuro estas senpage haveblaj ĉe la Centra Konsilantaro de UMA, Sretenka 10, Moskvo.
Ĉar ĉi tiu peresperanta agado de UMA nepre meritas nian subtenon, ĉiu mendu nomitajn eldonaĵojn k laŭeble utiligu la materialon por nacilingvaj liberpensulaj gazetoj.
670.
Liberpensula jubileo.
Fine de decembro 1931 la Nederlanda Liberpensula Unuiĝo „Dageraad“ (Matenruĝo) festis dum tri tagoj la 75-jaran jubileon.
Antaŭludo estis la sunturniĝfesto en la mateno de la 25-a de decembro. Tagmeze okazis festkunveno de la membroj. Liberpensula ekspozicio montris la batalon dum la pasintaj 75 jaroj. La lastan tagon okazis granda kunveno.
A. R.
Liberpensulaj korespondantoj.
Gek-doj!
Dankon pro via aktiva helpo. Estas ĝojiga fakto, ke la nombro da kunlaborantoj en nia sekcio kreskas. Mi petas, ke vi daŭrigu vian laboron k sendu regule materialon aktualan k interesan.
Atentu jenon: Neniam forgesu noti la fonton! Verku vian manuskripton zorgeme k skribu ĝin sur unu flanko de l’folio. Vi ŝparas al mi multe da laboro.
Red.
— página 8 —
116 SENNACIULO
TRA ESPERANTIO
Publikaj leteroj al multaj SAT-anoj¹
IV
Karaj K-doj,
Mi ja legis la diversajn presaĵojn de la „Isto“-anoj, rilate al la lingva demando. Kaj sen ia ŝanceliĝo mi povas diri mian opinion. El la legado de tiu peza, plejparte nedigestebla intelektaĵo mi akiris la konvinkon, ke ties aŭtoroj havis ĉefe kiel zorgon ne herezumi, ne deflankiĝi de la „ĝusta“ partia linio. Tial ili ŝvite penadis por pravigi la ekziston de la mondlingva movado per ŝablonaj frazoj, uzataj en partiaj programoj. Per filistraj k pli malpli nebulaj argumentoj tiuj „esperantistoj“ provas malgrandigi, malgravigi la rolon k signifon de artefarita lingvo. Kaj estas tre karakteriza la fakto, ke ilia vidpunkto akordiĝas kun tiu de la plej reakciaj elementoj el la neŭtrala, burĝa movado.
Por ke mia respondo estu tute klara, mi citos kelkajn el la plej tipaj frazoj de la korifeo en la „Isto“-tendaro:
„Niaj teoriuloj de la lingvo internacia traktas esperanton, kiel internacian ilon por kunligo k interkompreno, kondiĉe utiligatan de difinitaj homgrupoj k en siaj nunaj formoj efikantan en la nuna tempospaco. Ni eĉ ne pretendas, ke la estonta helpa² lingvo internacia, kiu jam estos akceptita de ĉiuj popoloj kiel fundamenta helpa ilo por internaciaj rilatoj, sed kiu ekzistos ankoraŭ samtempe k paralele kun lingvoj naciaj, ke tiu estonta² lingvo internacia estos tute simila al la moderna esperanto.
„Ni konsideras, ke esperanto estas nur la ŝtupo al tiu estonta² tutmonda helpa² lingvo internacia, ke esperanto povas iagrade² akceli formiĝon de tiu estonta lingvo internacia — sed ne pli.“
„. . . Ni konsideras, ke estonta helpa² lingvo internacia havos senduban influon sur la formojn de estonta lingvo komuna en tiu momento, kiam la liberigita homaro venos al la finformado mem de la tutmonda socialisma socio.³“
Mi defias iun ajn doni alian kontentigan klarigon pri la ĉi supre elmontrita tre nebula vidpunkto de „esperantisto“ ol tiun, ke li nepre volas lakee pravigi la indiferenton de Stalin pri la esperanta afero. Ĉe homo, kiu streĉas ĉiujn fortojn por ne deflankiĝi eĉ centimetron de la „ĝusta“ linio, estas ja tre malagrabla la konstato, ke patentitaj marksistoj k plej aŭtoritataj gvidantoj ne estis, nek estas esperantistoj; ke aliparte Zamenhof ne estis socialisto k eĉ ne profesia lingvisto. . .
Se mi ne timus tro longigi ĉi tiun leteron, mi citus aliajn dirojn de „Isto“-anoj, kiuj argumentas kvazaŭ esperanto ne estis kreita de homo, sed de la „produktofortoj“. Tiuj pseŭdo-ateistoj fakte diigas la Produktofortojn, kiel aliaj diigas la Naturon — anstataŭ simple k pli konsekvence danki al Dio, pro tio, ke li kreis esperanton pere de Zamenhof, kiel tion asertis la prezidanto de la Internacia Centra Komitato de la Esperanto-Movado, s-ro Merĉnt (Merchant), en unu el siaj kongresparoladoj.
Pri tio mi petas, ke vi relegu en la n-o 200 de „S-ulo“ la artikolon kun titolo Ĉu Zamenhof ekzistis? kiun mi publikigis tiutempe por moki tiujn ridinde elementajn „marksistojn“, kiuj ignoras la homon en siaj konsideroj pri la historia procezo.
Sendube la produktofortoj ludas grandan rolon en la vivo k aliiĝoj de la socio. Oni tamen ne devas forgesi, ke ĉe la komenco, ĉe la deirpunkto troviĝas la Homo — kun sia inventk organizkapablo. La ilojn, la maŝinojn kreas la homoj; esperanton kreis Zamenhof. Kaj kiuj ne atentas k ne volas utiligi tiun mirindan lingvan ilon, tiuj estas reakciuloj; ili similas al tiuj kamparanoj, kiuj malemas uzi traktoron k preferas fruepokan plugilon.
Mi aprobas la kolosan, la grandiozan entreprenon, kiu sub la nomo de „Kvinjara Plano“ celas industriigi Sovetion; mi admiras la feran energion de Stalin, sed, rilate lian ignoron al nia mondlingva movado, mi maltime diras, ke ĝi estas iel reakcia, ke ĝi ne konformas al la interesoj de l’mondrevolucio. La sinteno de Stalin k de aliaj revoluciaj gvidantoj tiurilate ja tre similas tiun de la neprogresemuloj, kiuj malemas al ĉio nova. Ne estus pli malfacile trudi la lernadon de esperanto en ĉiuj Sovetiaj lernejoj k al ĉiuj ŝtatk partioficistoj ol devigi kamparanojn eniri kolĥozojn k tie funkciigi traktorojn. Kaj tial ke la anoj de la kompartioj estas ĝenerale tre disciplinemaj, ne estus malfacile trudi al ili en ĉiuj landoj la lernadon k uzadon de nia lingvo. . .
Kiuj sincere deziras la kunfandiĝon de nacioj, la formorton de la naciaj kulturoj k ne estas fervoraj adeptoj de artefarita lingvo, facile lernebla k tutmonde uzebla, tiuj ne agas konsekvence, sed perfide al la interesoj de l’proletaro.
Kompreneble tia „perfido“ ĉe Stalin k ceteraj gvidantoj de Komintern estas senkonscia. Ili ankoraŭ ne konvinkiĝis pri la vivkapablo de artefarita lingvo; ili mem ne lernis k aplikis esperanton. Sed la samon oni ne povas diri pri la „teoriuloj“ el la CK de SEU. Sekve ilia sinteno en tiu afero estas klarigebla nur per karierista deziro ĉiam havi ortodoksan pozicion. Nu! bone, heroecon ni postulas de neniu, sed almenaŭ ni ne lasu nin trompi per ŝajne sciencaj argumentoj. Korteganaj scienculoj ordinare ne multe antaŭenpuŝas la progreson. . .
Kiel do ni elmetu la demandon? Ho! tute simple, k pri ĝi oni ne bezonas longe teoriumi. Ni precipe atentu la faktojn.
Unue estas neforgesinde, ke plej aŭtoritataj lingvistoj multe teoriumadis por pruvi, ke artefarita lingvo estas utopiaĵo. Kaj se nun multaj el ili konfesas ĝian ekziston, ili tamen profetas ĝian disfalon aŭ limigas ĝian rolon al elementa babilado ĉe hotelo ks.
Tamen esperanto nerefuteble pruvis per faktoj sian kapablon por solvi tute kontentige la mondlingvan problemon; ĝi estas uzata por sciencaj k teknikaj verkoj, por poezio k por verkado de fantaziaj romanoj; por diskutado k eĉ pasia disputado en kongresoj; ĝi jam estas la hejma lingvo de relative multaj personoj; estas do sunklare, ke ĝi estas tute taŭga k viva lingvo. Kaj uzas ĝin ankaŭ manlaboristoj kun tute elementa instruiteco.
Dume la t. n. internaciistoj ignoras nian movadon. Ili daŭre elspezas grandajn monsumojn por pagi tradukistojn k interpretistojn, por eldoni en kvin, ses aŭ pli da lingvoj la samajn dokumentojn, la samajn gravajn verkojn. Unuvorte ili malŝparas la malfacile akiritajn monerojn de la laboristoj. Ĉu do ni ne rajtas ĉe tia konstato paroli pri perfido al la interesoj de l’proletaro? Jes, ni rajtas! . . . Kaj nur la forta sento, ke ni, esperantistoj, montras la bonan ekzemplon, signas la vojon, povas krei en nia movado la necesan entuziasmon k sindonemon por daŭrigi nian malfacilan laboron. Se ni, malfeliĉe, konvinkiĝus, ke nia agado nur utilas al tio, ke ĝi influas „sur la formojn de estonta lingvo komuna“, ni perdus la kuraĝon labori por tia sensignifa afero. Tial la „esperantistoj“, kiuj provas malgravigi la rolon de artefarita lingvo, tre malbone servas nian movadon, k iliaj filistraj argumentoj devas esti ĝuste taksataj: ili ja estas absolute senvaloraj. . .
En sekva letero mi respondos al la demando pri eblo aŭ neeblo de kunfandiĝo de lingvoj.
Kun sennacieca saluto de via
26—XII—31. E. L.
¹ Komp. la n-ojn 376—381 de „S-ulo“. ² La substrekoj estas de mi. — E. L. ³ En la antaŭparolo al Kulturo nacia k internacia de J. Stalin, pĝ. 9 k 10.
— página 9 —
SENNACIULO 117Esperantistigita urbeto en Hispanio.
La multe legata ilustrita revuo „Estampa“, aperanta en Madrido, enhavis en sia n-ro de la 9. januaro dupaĝan ilustritan artikolon, per kiu ĝi raportas pri eksterordinara sukceso en la esperanta movado. Per konstanta klopodado Francisko Manez atingis esperantistigi tutan urbeton el 8000 loĝantoj, nomata Ĉeste (Cheste) k interesi la ĉirkaŭan regionon. Dum la terura krizo, kiu suferigis la aŭstriajn popolamasojn postmilite, li bonkore alvenigis al tiu hispania urbeto 14 geinfanojn el Stirio k lasis ilin ĉe bonfaremaj Ĉestanoj, mem restante kun la plej delikata infano. Dum 17 monatoj la dekkvaro estis subtenata. Post tiu tempo Manez akompanis ilin reen ĝis Graz, kie ilin atendis la estraroj k familianoj. Honorigon li rifuzis respondante: „Gardu tiajn honorojn por aliaj infanoj, kiujn vi vidos dum via vivo en sama stato, kiel troviĝas viaj idoj.“
Manez lernigis la lingvon ankaŭ al kelkaj blinduloj per la Brajla metodo. — Jen ekzemplo sekvinda. Simpla persono atingis gravan sukceson en urbeto, kie li post deviga kamplaboro semis la esp-an semon. Li estis honorata per la labormedajlo. SAT-ano 13 354.
EN NIA MOVADO
KRONIKO
Britio. Bournemouth. Je 12. 12. 31 la grupo aranĝis ekspozicion de per esp-o ricevitaj leteroj el Sovetio ĉe la jara bazaro de l’loka Laborpartio. La loka gazetaro raportis pri tio. Ĉe la filio de l’Sendependa Lab. Partio ni ripetis pli grandskale tiun ekspozicion la 9/10. jan. Derby. Nova kurso por komencantoj ĉe junularo de Sendep. Lab. Partio. Manchester. Kolektiva peresp-a koresp-ado kun Sovetio. (Laŭ BLEA-Bulteno.) — Ĉinio. La esp. movado en Ĉinio antaŭeniris en novan periodon. Dank’ al la penado de kelkaj prolet-esp-istoj fondiĝis ĉi-vintre la „Ĉina Prolet-Esperantista Unio“ (Ĉ.P.E.U.). Ĉefaj devizoj: uzi k propagandi esp-on sur prol. starpunkto; kontraŭbatali per esp-o la etburĝan iluzion k klastrompon; altigi per esp-o la civilizan nivelon de l’ĉina proletaro; firmigi la tutmondan prolet. kunligon. (K-do Joĉaŝien, P.O. Box 1332, Shanghai.) — Germanio. Bochum. La loka grupo fondis en Bochum-Langendreer novan grupon kun 15 p. K-do Schmidt (8273) lumbildparoladis pri Nederlando k Belgio. Wiesbaden. Du kursoj en la popolaltlernejo kun 40 p. La plej granda parto de l’LEA-grupanoj forlasis la grupon k asocion, ĉar kompartianoj forgesis, ke nia movado estas kulturmovado. Nova libera laborista esperanto-grupo fondota. 4 SAT-anoj. (10 926.) Dortmund. Je 10. jan. okazis la jarkonferenco de l’Lab. Esp. Grupo „1925“ (kiu nombras 68 membrojn). Dum la jaro estis aranĝitaj en junularhejmo 48 diskutvesperoj pri lingvaj demandoj k div. temoj. 3 lumbildparoladoj. Ni akceptis en specialkunvenoj travojaĝantajn K-dojn el Ĉinio, Finlando, Usono, Hungario, Norvegio k Holando. Plej bone vizitita estis tiu, en kiu parolis K-do Veder (Nov-Jorko). Plej propagandiga estis ekskurso kun norvega K-do al infantendaro. Flugfoliojn ni disdonis en div. organizoj k laborist-kvartalaj domoj. Varbparoladoj okazis en div. lokoj. Ni partoprenis manifestaciojn dum sindikatfesto k sport- k kultur-tago. Dufoje niaj Gek-doj trabiciklis propagandante la urbon. 4 K-doj estis sukcesplene ekzamenitaj. Kursoj kun 135 p. funkcias en Dortmund (1 publika, 1 ĉe liberpens.), Eving (1 publika), Marten (1 inter sportuloj), Dorstfeld (1 ĉe soc. infanoj k junuloj), Brambauer (1 publika), Ŝverte (1 ĉe pacistoj). Pro manko de mono ĉi-jare ne ĉiu lernanto havas lernolibron. En unu kurso ekz. inter 30 lernantoj estas nur 3 plenlaborantoj. Unu kurson aranĝis la urbestraro por senlaboraj gejunuloj; ĝin gvidis unu el niaj K-doj. Ĝi estis senpaga k okazis dufoje semajne. La rezulto estis nula. Ĉe la kursfino la senlaboraj lernantoj diris, ke estas tro multe dufoje partopreni kurson semajne! Unu kursgvidanto ĉe ĉiu instruvespero laŭtlegas k tradukas el „S-ulo“; tiel kelkaj lern. jam korespondas. Komence de 1931 estis inter ni 30 SAT-anoj (20 kun abono al „S-ulo“). Nur abonantoj al „S-ulo“ estis 8. Fine de l’jaro estis sume nur 21 abonantoj. La senlaboreco efikas malprogresige. — La jarkonferencon partoprenis 84, la ĝin sekvantan distran partion (kun deklamoj de infanoj, paroladoj ktp) 72 Gek-doj. (13 563.) Frankfurt/M.-Nied. Depost 3 jaroj vigle prosperas la esp. movado en la fervojista kolonio, precipe dank’ al K-do Weimar. Lastjare estis kelkaj porinfanaj kursoj, el kies partopr. 9 plej viglaj veturis Svedion. Kelkaj eksterl. gastoj, inter ili la iniciatinto de l’infan-interŝanĝo, K-do E. Eriksson, vizitis la grupon, al kiu apartenas nun pli ol 100 membroj, lernantoj k infanoj. En bonsukcesa varbvespero, en kiu i. a. deklamis infanoj, paroladis K-do Krämer, kiu akompanis la infanojn al Svedio, pri siaj vojaĝimpresoj k travivaĵoj, precipe pri la gastema akcepto ĉie en Svedio, la bonega prizorgado, la ekskursoj tra la lando en akompano de l’svedaj ami’, la abundaj manĝaĵoj ktp. La infanoj ĉeestis ankaŭ la Svedan Lab. Esp. Kongreson (kiu okazis fine de julio 1931 en Stokholmo). Al ĉiuj esp. infanoj ni dezirus almenaŭ unufoje dum ilia vivo simile belan k neforgeseblan vojaĝon. Poste nia grupano K-do Pestinger priskribis sian peresp-an vojaĝon tra Aŭstrio, Finlando, Polio. (15 708.) Geislingen-Steige. El la 14 membroj de l’SEA-grupo apartenas nun 6 al SAT. Je 30. 11. 31 komenciĝis kurso kun 11 p. La loka socialdem. gazeto fervore subtenas nian movadon. Köln-Mülheim. Kunvenojn k kursojn gvidas K-doj Petro Müller k Gibson ĉiulunde en la kazerno Tiefenthalstr. Ni interesas la partopren. per lumbildoj, lekcioj, kantoj ktp. En Köln-Dünnwald kurso kun 20 p., en Köln-Kalk kun 10 p. (gvidas K-do Dülken); en Köln mem gvidas kursojn K-doj Vogd k Baumbruk. SAT-grupo fondiĝos. (16 289.) München. La SEA-grupo okazigis je 13. jan. sian jarkunvenon. Raportis K-do Deubler, akcentante, ke la grupo povis progresi malgraŭ la krizo k senlaboreco inter la grupanoj. La skismo en la socialdem. partio feliĉe ne povis domaĝi al nia grupo en ĝia nuna formo, tiel ke ĝi konservas sian unuecon. Malgraŭ tio, ke al la ĝisnuna estro, K-do Deubler, la grupo esprimis sian nelimigitan konfidon, li, rifuzante pro trookupateco, petis elekti alian K-don. Estis elektataj kiel 1. prez. K-do Wurmdobler, 2. prez. Hedlik, kasisto Schottenhammer (Schleißheimerstr. 59/0), sekr. Hermannstaller, gazetservanto Flatz, SAT-peranto Schottenhammer. La grupo decidis varbfeste partopreni la dum 1932 en M. okazontan „Bavaran feston de laboro“ aranĝotan de ĉiuj lab. organizoj sportaj, kulturaj ktp el la tuta Bavario. La SAT-peranto fine instigis la ne-SAT-anojn aniĝi al SAT k aboni „S-ulo“n. — Svedio. (Laponio) Abisko. Ĝis nun ne ekzistis esp-isto en tiu fama turistloko poluscirkla: de 4.-24. jan. la loka ABF (lab. kulturorg.) aranĝis kurson kun 50 p. (loĝas nur 40 familioj en la urbeto). Gvidis K-do N. Ruus. La estraro de l’komunumo Jukasjervi subvenciis la ABF en Abisko per 200 sv. kr. por ebligi al senlaboruloj partopreni la kurson. Gällivare. Kurso kun 27 p. finiĝis (gvidis K-do Ruus), 8 p. aliĝis al SAT. Daŭriga grupo k komenciĝis. ABF aĉetis por sia biblioteko ankaŭ esp. literaturon (por 36 kr.). Kiruna. ABF-teatrogrupo ludis esp. k svedlingvan propag. teatraĵeton „La 5 mondpartoj“ 2-foje kun granda sukceso. Ambaŭfoje ĉeestis ĉ. 200 p. Koskullskulle. Kurso por komenc. aranĝita de Sveda Minista Fed. (fako 7) finiĝis je 23. 12. (gvidis K-do Ruus) kun 50 p.; el ili 14 p. aniĝis al SAT. Daŭriga grupo k klubo fondota. Malmberget. Grandaj esp. kursoj (5 grupoj kun sume ĉ. 200 p.), gviditaj de K-do Ruus, aranĝitaj de ABF, finiĝis je 2. 1. Okaze de tio okazis publika propag. „ekzameno“ k poste festeno, kiun partopr. ankaŭ najbarlokaj esp-istoj. Oni prezentis „la 5 mondpartoj“, kiu ĉarmis precipe la ne-esp-istan publikon. Esp.-klubo de ABF vigle laboras (adr.: „Ercmonto“, Malmberget, Svedio). Daŭrigaj grupoj por junuloj k plenaĝuloj komenciĝis mezjanuare. Je 12. 1. la lokaj esp-istoj pridiskutis div. studmetodojn k fondis plurajn specialajn studrondetojn (konversaciaj, fakaj, ktp). Boden. Loka ABF ricevis de l’urbestraro ĉi-jare pli grandan monsubvencion speciale por aranĝi esp. kursojn kun eksterl. kursgvidanto. Gvidas ĉi tiujn K-do Ruus. Jokkmokk. Grupo da interesitoj sen speciala gvidanto eklernas esp-on (ĉar K-do Ruus estas okupita aliloke). Lulea. La burĝa urbestraro subvenciis la lokan ABF per tre malgranda sumo; tial ĝi ne kuraĝis aranĝi esp. kursojn same grandskale kiel en najbaraj urboj. Tamen la loka klubo estas pli entreprenema k prenis sur sin la riskon aranĝi kurson, kiun gvidas K-do Ruus samtempe kiel tiun en Boden (distanco 35 km).
Tra la esperanta gazetaro.
En nia lasta rubriko samtitola (ĝi aperis en la n-o 376/77) ni skribis pri la aktiveco de pluraj laborist-esperantaj gazetoj; se ni ilin ne citos denove hodiaŭ, tio okazas nur pro manko de spaco; dume ekaperis unu nova LEA-gazeto en Latvio (Rigo) k unu duona LEA-gazeto en Portugalio (la movado en tiu lando ne estas ankoraŭ sufiĉe forta por ebligi la eldonadon de memstara lab. esp. organo). Pri ambaŭ tiuj organoj la legantoj trovis en alia loko recenzon. Sed ni volas diri kelkajn vortojn pri la nova La Socialisto, ne nova laŭ esenco, sed laŭ aspekto k prezentmaniero: la januara n-o estas la unua en pli granda formato; ĝia subtitolo restas neŝanĝita — ĝi estas la komuna organo de ALLE (Aŭstria LEA) k SEA (Germanio). Per la nuna bonimpresa aspekto ĝi certe povos pli utili al la propagando; tiu utilo tamen estus multe pli granda, se la artikoloj estus verkitaj nacilingve. (Estas nur malmulte da germana teksto en la nomita n-o.) La unuan paĝon ornamas la portreto de l’socialista urbestro de Vieno (Sajc), kiu eldiris okaze de l’pligrandigo favorajn vortojn por la gazeto k nia movado entute. Sed ĉefe menciinda estas la artikolo de K-do L. Puf (Puff), la prezidanto de SEA, kiu akcentas, ke tiu organizo estas malfermita al ĉiuj proletoj k ne nur al la socialdemokratoj, kiel pri tio erare disvastiĝis la famo. En tiu sama artikolo la aŭtoro parolas tre favore pri SAT k ĝia strukturo. —
La unua n-o de Heroldo de Esperanto en ĉi tiu jaro prezentiĝas ankaŭ iomete pli grandformate k kun aldonoj literatura k turisma (kiuj cetere jam antaŭe ekzistis, kvankam sub alia formo). El la akompanvortoj de l’redakcio parolas kuraĝa optimismo, espero, ke la tempoj baldaŭ pli favoriĝos.
La Movado, organo de l’burĝaj esp-istoj en Francio, estas bonŝanca pro ĉiunumere granda parto da pagataj anoncoj de Parizaj firmoj. La redaktoro ŝatas la spriton, k oni trovas multajn parte franclingvajn, parte esp-ajn amuzajn rakontetojn, ĉefe el la vivo en Francio. La propaganda parto estas detala; entute la revuo estas lerte prezentita, la lab. movado esp-ista tamen tre malofte trovas mencion; oni evitas paroli pri ĝi, kvazaŭ oni timas ŝoki la legantojn.
Germana Esperantisto laŭ formato k aspekto apenaŭ povas utili kiel la antaŭa gazeto kiel propagandilo; la enhavo riĉa je informoj, sed seka; nur la recenzoj havas ian stimulan
— página 10 —
118 SENNACIULOvervon; pri vario zorgas ankaŭ la parto „Esperanto-Praktiko“ limigita je du negrandaj paĝoj (antaŭe ĝi aperis kiel memstara gazeto).
La gazetoj el Oriento aperas tute regule k atestas pri vigla movado en tiu mondparto. Al ĉiuj komuna estas la funda pritrakto de lingvaj problemoj: Oomoto, kiu eldonas en Japanio kvazaŭ „kortegan“ organon kun doktrinaĵoj k precipe laŭdoj al la „Sankta Sinjoro“ (la aŭg. n-o entenas 4 tutpaĝajn portretojn de l’estro k unu de lia patrino!), havas kiel stud-gazeton „Verda Mondo“, kiu entenas preskaŭ ekskluzive progresigan, ekzercan materialon. Inter la du gravaj organoj de la neŭtrala esp.-movado en Japanio, La Revuo Orienta k Esperanto-Kiboŝa (monate aperantaj) ni laŭenhave ne povas konstati gravetan diferencon. Ni notu tamen, ke la unua estas multe pli malnova k la oficiala organo de l’Japana Esperanto-Instituto, dum la dua, eldonata sub la protekto de la neesp-ista kultur-societo „Kiboŝa“, ĵus finis sian duan jarkolekton, sed estas eldonata en nombro de 14 000 ekz-oj! Giganta cifero, pri kiu eĉ ne povas revi iu alia esp. gazeto, eĉ universala.
Ni sciigu ĉi tie, ke la japanlingva organo de l’Japana Eŭgenika Instituto aperigas regule plurpaĝan resumon el siaj artikoloj en esp-o. Tamen, eĉ en tiu scienca revuo reflektiĝas la politikaj okazoj! La esp. parto de l’januara kajero servas preskaŭ ekskluzive al ŝovinista kontraŭĉina propagando… kvazaŭ tio havus ajnan rilaton al la taskaro de Eŭgenika Instituto!
Kompense ni legas en la Hankoa (Ĉinia) esp. gazeto La Espero raportojn pri kruelegaĵoj de japanoj k alvokon kontraŭ la barbareco de l’japana armeo k registaro! Esperanto tiel bone servas al unuj kiel al la aliaj por iliaj propraj naciaj interesoj — samie kiel en 1914—1918. Ni ne malĝoju pri tio, sed male — ni uzu tiujn faktojn por nia propagando k … dume servigu plue esp-on al niaj klasaj celoj! La devizo restas: „For la Neŭtralismon!“ k „Ĉiuj laboristaj esperantistoj estu anoj de SAT!“ N. B.
RADIO-PROGRAMO:
Nia enketo rezultigis, ke kelkaj SAT-rondoj skribe esprimis al ni, ke ili deziras la aperigon de l’esperanta radio-programo en „S-ulo“. Nur unu K-do opiniis tion senvalora, ĉar liaopinie malmultaj K-doj havas sufiĉe grandajn aparatojn por utiligi la programon. Ni decidis kontentigi la aŭskultantojn inter nia legantaro k komencas regulan program-presigon, tamen dediĉante laŭeble plej malmulte da spaco en la gazeto por ĝi. Red.
11. februaro: 16.45—16.55: Vieno k relajoj — Informoj. 18.45—19.15: Parizo PTT — Kurso. ? ? ? : Minsk, 700 m — Esp.-Radio-gazeto „Ruĝa Blankrusio“. 19.20—19.30: Sottens, Ĝenevo, Lausanne — Kurso. 21.20—21.40 ? : Kaŭnas — Parolado. 12. februaro: 19.30—19.35: Ŝtutgart, Freiburg — Semajna programo. 21.10—21.20: Côte d’Azur, 248 m — Parolado. 22.05—22.30: Leningrad, 1000 m — Informoj. 22.35—22.45 ? : Breslaŭ, Gleiwitz — 10 minutojn esp. por laboristoj. 13. februaro: 16.40—18.40 ? : Huizen — Informoj. 18.30—18.45 ? : Zagreb — Informoj. 18.40—19.15 ? : (5 min.) Heilsberg k relajoj — Semajna programo. 19.20—19.50: Huizen — Kurso. 21.15—21.30: Lyon-la-Doua — Informoj. 14. februaro: 9.10— 9.35 Hilversum (kurso). 10.15—10.30 Helsingborg 229 m — Informoj. 15. februaro: 22.05—22.30 Leningrad 1000 m — Informoj. 16. februaro: 20.00—20.10 Tallinn, Tartu — Informoj. 18. februaro: 19.00—19.30 Moskvo 1481 m — Informoj. 19. februaro: 22.05—22.30 Leningrad 1000 m — Informoj.
EKSTER NIA MOVADO
La hispania instruministro decidis, ke la buĝeto de l’ministerio enhavu 50 mil pesetojn kiel subvencion al Hispana Esp.-Instituto, por starigi 14 liberajn katedrojn de esp-o pagatajn. Firma promeso pri tio estas farita de la ministro al parlamentano F. Azorin, ano de la buĝeta komitato de la parlamento.
La greka ministerio de kultoj k publika instruado refoje dekretis favore al la instruado de esp-o en la publikaj lernejoj ĝenerale, la instruistaj altlernejoj de mezgrada klerigo k la altlernejo de eksperimentaj sciencoj en Ateno.
El raporto pri la nuna stato de esp-o en Italio: kursoj en 12 urboj, krom multaj kursoj sub la faŝista kultur-asocio „Post laboro“. La Itala Esp.Federacio, la Itala Instituto de Esp-o k la Delegito por Eksterlando havas komunan oficejon en Milano.
Aperis germanlingva libro de esp-isto: „Ĉe la orienta fronto nenio nova. Mondmilita travivaĵo de elzasano“, kun devizoj en esp-o k pacisma tendenco.
85-jara fama hispana operaciisto k pedagogo d-ro Madrazo esprimis sin en Bilbao-a ĵurnalo tre favore por esp-o, rekomendante al la registaro enkondukon de esp-o kiel devigan lernobjekton en la popollernejoj.
La princlando Liĥtenŝtejno aperigis 2-an eldonon de oficialaj poŝtkartoj kun bildoj pri la lando k teksto en germ. k esp-a lingvoj.
Naturista Asocio Tutmonda (NAT).
Fondiĝis asocio sub supra titolo kun sidejo en Baden (Svisio), kiu uzas esp-on en sia korespondado. Naturisto estas homo celanta naturan vivon, eĉ nudan sur apartaj terenoj, korpkulturon. SAT-anoj, kiuj interesiĝas pri tiu asocio (kun libervola membrokotizo), povas turni sin al la sekretario: Guy C. Gézéquel, 1, rue Auguste Gaché, Grenoble (Isère, Francio).
NIA POŜTO
Esp. studento, Ŝanĥajo. Ni ne povas enmeti senpage.
Virgi. La versaĵoj estas presindaj post kelkaj korektoj. La raporteto aperos, la noto pri senlaboruloj pafitaj jam aperis sub alia formo en la n-o de 17. 12. 31.
13 552. Sufiĉas via sciigo.
v. d. Goorbergh. Ni ne povas utiligi vian tradukon; ni resendas manuskr. nur se afranko por resendo estas aldonita.
1810. La traduko de A. Winter prokrastita pro abundo da materialo por ĉi tiu n-ro; enestos la venontan n-ron.
ALLE-Bruck. Neomaltusianismo (pli bone: nov-maltusanismo) estas doktrino celanta limigi la naskojn per senfruktigo de l’geedza kuniĝo (dum maltus(i)anismo celas la samon nur per limigo de l’edziĝ-nombro). — Red.
16 906. Ni ne scias kial via art. ne aperis. Turnu vin al la Red.
11 020. Tiu ĉi anonco kostas 4.80 mk. g.
Al kelkaj. Se vi ne citas la celon de via pago ni povas nenion fari. — Adm.
KORESPONDADO
Unu enpreso, simpla trilinia anonceto kostas 0,80 mk. g., ĉiu plia linio 0,50 mk. g. — Grandaj anoncoj kun kadro: po kv. cm. kostas 0,20 mk. g.
BULGARIO
Helpu al letervespero de tri lab. esp. kursoj, aranĝota la 28. 2. 32. Sendu multnombre el ĉl.! Al ĉ. ni resp. L, PI, bfl, esp-aĵoj. Adr.: T. Ajolov, 11. Aŭgusto 6, Plovdiv.
ĈEĤOSLOVAKIO
16 gekursanoj (naturamikoj) vigle koresp. kĉl. PI, PM, fotoj, ktp. Resp. garantiata. Skribu multnombre! Adr.: J. Nußbaumer, Lerchendörfel, Steinschönau.
GERMANIO
K-do Ludwig Eberle, Johann Klein Str. 61, Frankenthal (Pfalz), interŝ. PI, il. gaz., kĉl. Resp. garantiata!
K-do Arturo Mehlhorn (18 j., vitroteknikisto), Schwarzackerstr. 11/II.m., Leipzig O 27, kĉl, pri ĉ. temoj.
K-do W. Westphal, Gerberbruch 20, Rostock, dez. amikiĝi kun franciaj Gek-doj pro bicikla vizito al Francio.
2 K-doj koresp. kĉl, L, PK, PI. Skribu al jena adr.: Paul Exner, Nr. 34, Voigtsdorf b. Warmbrunn/Rsgb.
Gek-doj! — Por praktiki esp-on ni deziras leterojn ktp. el eksterlando por niaj „Korespondvesperoj“. Gazetoj, varb- k ekspozmaterialo dezirataj. Al ĉiu ni respondos. Sendu al: Internacia Korespondejo, Gek-doj Preuss, Körnerstr. 5, Dortmund – 13. (Germanio.)
LITOVIO
Karaj gekompatemuloj! Ekĝojigu per longvaloraj legaĵoj, leteroj k PK, PI, junan sopirantan animon, kiu estas izolita de la liberuloj. Anticipan dankon! Resp. certigita al ĉiu. K-do Konstantin Kaziagys, Šiaŭliu S. D. kalejimas.
NEDERLANDO
K-do Joh. H. Marse, Levendaal 26-a, Leiden, interŝ. PM, kĉl. Resp. mi garantias.
SVEDIO
S-ro A. Lingie (20 j., paperfar.lab.), Skoghall, kĉl, pri div. temoj, PI.
Letervesperon aranĝos la Esp. Klubo de Lidköping, la 19. febr. 1932. Sendu L, PK, PI. Resp. garantiata! Adr.: K-do Johan Hall, str. Läckögatan 8, Lidköping.
20 geknaboj (10—14 j.) koresp. kĉl. infanoj. PI, PM. Adr.: K-do Willy Krey, Stathmosvägen 2, Nynäshamn.
La Esperanta Grupo Fervojista Frankfurt a/M.-Nied aranĝos la 28-an de februaro varbvesperon kun ekspozicio. Tial ni petas eksterl. K-dojn k grupojn sendi multnombre leterojn, ilustr. poŝtkartojn k aliajn esp.-aĵojn. Multaj el niaj grupanoj deziras korespondi. Ni nepre respondos. Adr.: W. Weimar, Frankfurt a/M.-Nied, V. Wald 16. Germ.
Letervespero
La 13. aprilo la grupo Pimasens (Bavario) aranĝos letervesperon. Ni petas materialon el ĉl. pri ĉ. temoj: L, PK, PI, bfl. gaz., ĵurn., afiŝoj. Skribu multnombre! Resp. gar. Adr.: K-do R. Göttel, Christiansg. 8, Pirmasens (Pfalz), Germ.
[REKLAMO p.10] Svedio (Laponio)! 40 novaj esperantistoj en polus-cirkla turist-stacio atendas korespondantojn el tutmondo. Skribu facile, klare k legeble. A. B. F., ABISKO, Svedio.
ENHAVO
| paĝo | |
|---|---|
| Ĉu Ĉinio militistiĝos? | 109—110 |
| Tut-Eŭropo kontraŭ Sovetio | 110—111 |
| Vivo de l’proletaro en Slovakio | 111 |
| Manĉurio | 111 |
| Tra Nov-Jorkaj okulvitroj | 111—112 |
| La senlaboreco en Bulgario | 112—113 |
| Letero el Kalifornio | 113 |
| La vivo de l’laponoj en Svedio | 113—114 |
| Reliefaj okazintaĵoj | 114 |
| La klasbatalo tra la mondo | 114 |
| Sennaciula liberpensula paĝo | 115 |
Presejo Oscar Wettig, Gelnhausen (Germanio)
— página 11 —
4 LA LERNANTOUrbano en kamparo.
Iu senlabora ĉefurbano iris al la kamparo por tie serĉi laboron. Li sensukcese petis al multaj farmistoj laboron, sed neniu volis ĝin doni al li. Post longaj horoj li vidis bonkoraspektan farmiston ĉe farmbieno, k ankaŭ lin li petis doni al li iun laboron. Tamen, ankaŭ ĉi tiu homo ekridegis pri la peto.
— Ne, li respondis, al urbano mi ne donas laboron, ĉar kompreneble vi nenion scias pri kamparlaboro. Mi certe bezonas serviston sciantan melki la bovinojn; se vi scius fari tion, mi dungos vin!
— Bone, respondis la senlaborulo. Antaŭ la mondmilito mi ofte laboris sur la kamparo.
— Se tio estas vera, vi venu ĉi tien morgaŭ je la 4-a horo matene, k tiam mi donos laboron al vi, respondis la farmisto.
Nu, la sekvantan matenon je la 4-a horo la urbano ekfrapis la pordon de la farmdomo, la farmisto donis al li la necesajn ilojn por melki la brutojn, k la servisto iris al la kampo.
Je la 7-a horo subite la farmisto rigardis sian poŝhorloĝon k miris, ke la melkisto ankoraŭ ne revenis. Li parolis pri tio al sia edzino, sed ĉi tiu rimarkigis, ke verŝajne la viro ne estos preta ĉar li ne estas sufiĉe sperta pri la laboro. — Povas esti, respondis la farmisto. Sed je la 8-a h. li denove ekrigardis la horloĝon k nun miregis, ke la servisto ankoraŭ ne revenis! Nun li rapidis al la kampo por vidi, kion faris la melkisto. Sed… kion li vidis? La servisto estis luktanta kontraŭ bovo, k la ŝvito fluis de la vizaĝo de la viro surteren! La farmisto mirege demandis:
— Kio estas tio? Kial vi batalas kontraŭ la besto?
— Ve! respondis la melkisto, jam depost la 5-a h. mi penas sidigi tiun beston sur la seĝeton, kiun vi ankaŭ donis al mi, sed la besto obstine ne volas!
Trad. J. Liedermooij (16 458).
INFANO RAKONTAS . . .
Kiel mi lernis esperanton.
Mi estas knabo k havas dek du jarojn. Mi loĝas en Amsterdamo.
Mi havis dek jarojn, kiam mia najbaro min enskribigis kiel lernanton por esperanto-kurso, ĉe ni en la kvartalo. Estis ekspozicio. Sen ke mi sciis tion, mia najbaro (kiu ankaŭ estas esperantisto) enskribigis min. Nun mi lernus do esperanton. Mi lernis kune kun ankoraŭ du knabinoj la lingvon, ĉe esperantistino. Ni progresis bone. Mi gajnis diversajn libretojn kiel premiojn, sed post jaro mi ricevis alian instruiston, ĉe kiu mi kun proksimume dek kvin infanoj lernis esperanton.
Mi sekvas nun daŭrigan kurson. Sed per la lernejo mi havas multan lernlaboron, sekve mi ne multe povas studi esperanton. La pasintan jaron (en aŭgusto 1931) estis ĉi tie la SAT-kongreso. Mia najbaro akceptis tiam eksterlandan esperantiston. Kun tiu esperantisto mi faris diversajn promenadojn k mi ankaŭ partoprenis la ŝipekskurson en la havenoj de Amsterdamo. Tie mi lernis multon, ĉar mi devis paroli ĉiam en esperanto.
Mi korespondas ankoraŭ ĉiam kun tiu esperantisto en esperanto, ĉar mi ne povas paroli lian lingvon k li ne mian.
Mi opinias, ke esperanto estas bela lingvo. Mi esperas, ke ĉiu lernos esperanton. Vivu esperanto! Viĉo Koobs, Amsterdamo.
POR NIA DISTRO:
Solvo el la antaŭa n-o:
Du bo(vo) gar(bo) da(t)s(o) k(p) ont(o) raŭ(po) r(m)(a)isko = Dubo gardas kontraŭ risko.
Krucvort-enigmo
[BILDO p.11 | 57,23,95,50] Krado de krucvorta enigmo kun numeritaj blankaj kaj nigraj kvadratetoj.
Vertikale:
- Floro k vira nomo
- Tri denove
- Plilaŭtigilo
- Organizita popolo
- Uzebla por celo
- Necese
- Blanka travidebla valoraĵo
- Membro de urbo
- Posta hejmo por 4 horizont.
- Turnmovi
- Por ornami la kolon
- Komerca asocio
- Ĥirurga afero
- Paralelogramo
- Frenezeto
- Mezuro por fluido
- Batalantaro
- Oksigeno densigita
Horizontale:
- Belsoneco
- Arto uzi teron
- Grava lando
- Religiulo
- Emo
- Ilo por tranĉi
- Virino, kiu estras
- Utila monero en Rusio
- Eksterordinara
- Apliko
- Utila kunveno
- Spico
- Eksplodaĵo
Humoro
Enigmo.
Foje du patroj k du filoj kune ĉasante mortigis tri leporojn, k ĉiu ricevis unu leporon. Kiel tio estas ebla? (Estis filo, patro k avo).
Infana logiko.
— Ci komprenas bone, mia karulo: la lupo manĝis la ŝafidon, ĉar ĝi ne estis saĝa…
— Jes, sinjoro, sed se la ŝafido estus estinta saĝa, do ni estus manĝintaj ĝin!
Respondas drinkemulo.
— Amiko! Vi estas ebria; vi malantaŭeniras, anstataŭ iri antaŭen!
— Ho, karulo! ĉi tiun fojon vi eraras. La kaŭzo kuŝas en tio, ke mi manĝis teleron plenan de kraboj. J. B.
— página 12 —
7-a JARO. N-o 2 — MONATA ALDONO AL SENNACIULO — 15. II. 1932La Lernanto
REDAKTEJO: 14, av. de Corbéra, Paris XII-e :: ADMINISTREJO: Kolmstrato 1, Leipzig O 27
La Dio de l’katolikoj.
Por la katolikoj nenio estas pli pova k pli potenca ol ilia Dio, al kiu ĉio obeas. La homoj, la akvoj, la ventoj, la steloj, la bono k la malbono, la tuta universo kun siaj sennombraj miloj da sunoj k planedoj, moviĝas kiel li volas, k ĉar li mem tiel volas.
Okazas nenio en la mondo kontraŭ lia volo.
Estas tertremoj, ŝipsubakviĝoj k amaso da similaj katastrofoj, en kiuj estas mortigataj miloj da kompatindaj infanoj; estas personoj, kiuj ne laborante vivadas tro abunde, k estas aliaj, kiuj laborante tage k nokte vivadas en mizerego, — ĉio ĉi okazas, ĉar Dio mem volas, ke tio okazu.
[BILDO p.12 | 32,41,62,68] Karikaturo: ridanta pastro en longa robo verŝas el kruĉo en la malfermitajn kapojn de lernejaj infanoj, kiuj sidas ĉe benkoj kun funeloj sur la kapoj.
Estas mortigistoj, bruligistoj, filoj, kiuj mortigas siajn gepatrojn, falsistoj, uzurpuloj, senskrupulaj homoj ktp. Ili estas, ĉar Dio mem volas, ke ili estu, ĉar estas ekzistanta k farata nenio ekster Dia volo.
En la tuta mondo, en la tuta universo, oni nur faras tion, kion Dio volas, ke ĝi estu farata, ĉar Dio estas mastro k absoluta sinjoro rilate al ĉiuj homaj voloj k ĉiuj movadoj de estaĵoj.
Ĉiuj homaj generacioj naskiĝas difektite aŭ nedifektite laŭ Dia volo. Estas bona, kuraĝa, justa, honesta k lojala, inteligenta k persistema homo, ĉar Dio volas, ke li estu. Kompense estas krimulo, kiu rabis, mortigis, forbruligis, vendis siajn similulojn, kiu estas vera kanibalo ktp. Ankaŭ estas li, ĉar Dio volas, ke li estu.
Nu, se Dio estas plenpova k potenca, se en la universo nenio estas farata kontraŭ lia propra volo, se la tuta homaro agas kiel li volas, se ĉiaj materiaj movoj blinde obeas lian suverenan volon, — kial Dio, la Dio de l’katolikoj, agas tiel? Kial li per sia povo ne influas, helpante la naskigon de bonaj, justaj, inteligentaj, lojalaj k honestaj homoj, anstataŭ senskrupulaj krimuloj?
Kial li permesis la naskiĝon de senkonsciencaj banditoj, senmoralaj negocistoj k sklavigistoj kapablaj je ĉiaj krimoj? Ĉu pro simpla ĝuo kondamni ilin? Ĉu li estis kreinta mondon enloĝatan de monstroj nur por sin amuzi?
Ekzemple: estas homo, kiu mortigis sian propran patron aŭ patrinon! Ĉu estas kulpa ĉi tiu krimulo laŭ katolika doktrino, ĉar li naskiĝis kun tiel sovaĝa instinkto? Ĉu Dio ne povus esti kreinta honestan k bonan homon anstataŭ kanibalo? Ĉar ĉio naskiĝas laŭ Dia volo, kial Dio havis tiel strangan kapricon vivigi tian monstron? Ĉu nur por ĝui lian postan kondamnon?
Sed ĉar Dio volas vivigi malbonajn homojn, kapablajn je ĉiaj krimoj, kiel li povas kondamni ilin, ĉar li mem volis, ke ili estu tiaj?
La katolikoj asertas vante, fiere: Estas nur unu vera Dio — tiu de l’
— página 13 —
2 LA LERNANTO
katolikoj! Estas nenio farata en la mondo ekster lia propra volo!
Nu, bonege! Konsentu ni kun ili. Donu ni al ili la pravon. Ni supozu, ke estas tiel, kiel ili asertas. Oni supozu ankaŭ, ke ekzistas en la tuta mondo kvincent milionoj da katolikoj: do, el la ceteraj mil-kvincent milionoj da nekatolikaj uloj estos kelkaj milionoj, kiuj eĉ neniam aŭdis pri katolikismo! Kompreneble, — ili ne estas katolikoj, ĉar la sankta Dio ne volis, ke ili estu tiaj. Nu, la Dio de l’katolikoj volas, ke en la mondo estu malplimulto da katolikaj personoj. Sekve —, se Dio volas, ke ekzistu nur kelkaj milionoj da katolikoj, kun kiu rajto, kun kiu sento pri justo tiu sama Dio transdonas al la infero la ceterajn, el kiuj la plej granda parto neniam eĉ aŭdis pri katolika religio, kondamnitajn por ĉiam al la plej akraj torturoj?
Dio mem volis, ke ili neniam aŭdu pri la katolika religio; do, kiel li povas ilin kondamni, tial ke ili ne estas katolikoj? Kiu respondas? ?
El la ĵurnalo „Republica“ (Respubliko) en Lisbono kompil-tradukis SAT-ano 12 199.
Kredemaj homoj.
En aŭgusto 1915 mi estis kiel germana soldato en Rusio. Multe mi devis suferi pro la egaj marŝadoj, pro la varmego k ne lastvice pro malsato. En unu tago, kiam la nutraĵo denove estis nesufiĉa, la soldatoj iĝis malkontentaj k per maldelikataj paroloj ili esprimis sian opinion pri la milito.
Sed tiu ĉi ekkompreno daŭris nur ĝis la momento, kiam la ventro estis denove plenigita. La plej altranga oficiro de nia taĉmento nun alproksimiĝis por kontentigi la iomete laŭtajn kriantojn. Li titolis ilin, kiel kutime en danĝeraj momentoj, per „kamaradoj“. Nun li parolis pri la baldaŭa de ĉiuj sopirata paco. El la poŝo li prenis la plej novan gazetnumeron, el kiu li laŭtlegis la sciigojn, ke la paco certe baldaŭ devas esti, ĉar nia plej potenca malamiko — Rusio — ne plu povas defendi sin pro manko de nutraĵo k pro manko de taŭga municio. La arme-liverantoj jam nun plenigas la grenadojn k la konservoviand-skatolojn per sablo. Tio estas certa antaŭsigno pri nia baldaŭa finvenko. Por la festo Kristnasko 1915 ni certe estos hejme.
Ho, kiel brilis la okuloj de preskaŭ ĉiuj ĉe tiuj paroloj! La soldatoj kredis ĉion, kion la superulo rakontis al ili. Per tio mi ree povis konstati, ke la homoj plej volonte ĝuste tion kredis, kion ili sopiris. Dum la parolado de la oficiro rusa aeroplano rondflugis super ni. Post kvarona horo la rusa artilerio sendis ferajn salutojn en nian taĉmenton. Ni ĉiuj tuj diskuris k serĉis ŝirmejon malantaŭ muro aŭ arbo. Post la finiĝo de la pafado ni havis multe da mortintoj k vunditoj. Ni entombigis la mortintajn kamaradojn, kiuj antaŭ nelonga tempo ankoraŭ esperis esti baldaŭ denove ĉe la familio. La vunditojn oni fortransportis. Poste ni denove ekmarŝis.
Dum la marŝado la kamarado, kiu marŝis flanke de mi, subite diris, kvazaŭ al si mem: „Por la festo Kristnasko mi estos hejme ĉe mia familio!“ Aŭdinte tion, mi demandis lin: „Ĉu tio estas certa? Ĉu vi efektive kredas tion?“ Li respondis: „Kompreneble mi kredas tion, — ĉar la superulo ja diris ĝin.“ Nun mi rediris: „Ĉu tio estas vera pro tio, ke iu superulo estas dirinta ĝin?“ Alia kamarado nun tre koleris pri mia nekredemo al la paroloj de superulo, k li alkriis min: „Silentu k ne forrabu nian esperon! Ni ja bone scias, ke vi nenion volas kredi; vi ja eĉ unufoje diris, ke vi ne havas malamikojn, k tia homo ne estas bona germano.“
Ankaŭ aliaj kamaradoj nun helpis riproĉi min. Tiam mi demandis ilin: „Ĉu la grenadoj, kiuj mortigis niajn kamaradojn, estis plenigitaj per sablo? Kio estas pli kredinda por vi, ĉu la paroloj de superulo aŭ la faktoj, kiujn vi do povis konstati per viaj propraj okuloj?“
Dum kelka tempo ili silentis k mi jam esperis, ke ili komencis kompreni, ĝis iu saĝulo kriis: „Malgraŭ ĉi tiuj faktoj ni povas kredi tion, kion la oficiro diris. Tiuj grenadoj estis, eble, la lastaj, kiuj eksplodis!“
„Jes, jes, li estas prava!“ kriis nun ankaŭ la aliaj.
Kaj — ili kredis … kredadis. …
Kastelano.
Ordinara okazintaĵo.
La patro de Greguaro mortis frue. Ĉar li estis sola filo, la patrino tre zorgis pri li, laboregis por li kiel ĉevalo k el tuta sia koro volis lin fari feliĉa homo. Kiam Greguaro ekestis plenaĝulo, ŝi komencis serĉi al li fianĉinon el bona k riĉa familio. Post kelka tempo, la fianĉino estis elserĉita: tio estis Vero — la filino de riĉa kamparano.
Greguaro ne ŝatis Veron. Li amis iun fraŭlinon el la vilaĝo Berjozovik, k tiu amo estis reciproka. Li protestis kontraŭ la decido de sia patrino, sed vane: la patrino insistis, k Greguaro ne havis fortan karakteron por kontraŭi.
Subite li ekaŭdis, ke Vero jam estas fianĉino de aliu, k ili jam kisis la ikonon.¹ Pripensema Greguaro decidis trompi k trankviligi la patrinon. Esperante ricevi rifuzon, li venis al Vero k svatis ŝin. Vero, certe, rifuzis, k Greguaro ĝoje revenis hejmen k jam intencis veturi Berjozovikon k svati sian amatinon. Sed la fratinoj de Vero, ekaŭdinte pri la okazintaĵo, ekkoleris: Greguaro estis dezirinda fianĉo. Ili devigis Veron perfidi
¹ Kiam la gefraŭloj decidis edziĝi, ili kisas la ikonon, kiel ĵuron.
— página 14 —
LA LERNANTO 3
sian ĵuron k mem veturigis ŝin al Greguaro.
La ĉagreno de l’„feliĉa fianĉo“ estis grandega: li ploregis kiel infaneto, sed devis edziĝi. Tial ili nun vivas, kiel kato kun hundo; li batas ŝin ĝis malsano, k iufoje ŝi eĉ staris apud glacitruo por sin dronigi, sed ekbedaŭris la filon — k revenis hejmen. Certe, ŝi povus eksedziniĝi (la leĝo tre facile permesas tion), sed vivi sola kun la infaneto ŝi timas, k neniu alia nun edziĝus kun ŝi. Greguaro same estas malfeliĉa. Li eĉ volis ŝin veneni, sed bona okazo malhelpis tion. Kaj nun li nur drinkegas brandon, bategas la edzinon k malĉastas kun la prostituinoj.
Nikolao Usov, vilaĝo Doriŝĉi, Sovetio.
Laboron k panon!
Originalo de Virgi.
En la metropoloj, inter la brilaj domegoj marŝadas centmiloj da gemizeruloj, malsataj, ĉifonaj, ili laŭtege, plengorĝe ekkrias: „Laboron k panon!“
Oni sentas la furiozantan malsatvintron. Oni timas la malsatmorton. . . Hejme la infanoj, malsataj, ĉifonaj, ploras k petas manĝon. . . El la brilaj fenestroj de la domegoj grasegaj, fieraj gesinjoroj ridegante rigardas, ĉar ĉifonuloj, malsatuloj; ostfiguruloj kriadas: „Laboron k panon!“
La amaso protestas kontraŭ la malsato k mizerego. . . kontraŭ la kapitalista rabado. kontraŭ la senbridigita faŝismo: laboron ĝi volas, manĝon k veston. Sed kontraŭ nin venas policanoj pafilarmitaj, kaj en amason pafadas: anstataŭ manĝaĵo, vestaĵo ricevas ni morton, vundojn k karceron. . . Sed nin ne timigas la morto nek malliberigo. Kaj batalas plue heroe por labor’ ni, nutraĵo, libero!
LINGVAJ NOTOJ.
Gardu vin kontraŭ naciaj idiotismoj en la lingvo-uzado!
Ni ĉiuj ne estas ankoraŭ sufiĉe perfektaj esperantistoj por ne meriti averton rilate al la multfojaj misuzoj de la lingvo, al kiuj ni inklinas pro la influo de l’nacia (gepatra) lingvo. Al tia malkorekta uzado pro nekonscia naciemo sur la lingva kampo ni devas rilati kun ekstrema atentemo. Plej ĝojiga progreso estas farita tiurilate per la apero de l’„Plena Vortaro de SAT“ (en 1930), kiu konsciencan uzanton ŝirmas konstante kontraŭ lingvaj misuzoj, ĉar ĝi plene precizigas la sencon de ĉiu vorto.
Ĉi tie ni menciu nur kelkajn el la „kaptiloj“, en kiujn falas nelertaj aŭ supraĵaj aplikantoj de nia lingvo. Estu konstatite ankaŭ, ke parolantoj de latinidaj lingvoj, ekzemple franclingvanoj, pli ofte estas tentataj misapliki iun terminon ol slavoj k germanoj, pro tio ke pli granda pocento da esperantaj vortoj estas prenita el la latinidaj lingvoj.
Tiel franclingvanoj ekz. inklinas, se ili ne jam funde enpenetris la spiriton de la lingvo k ĝin ne uzis sufiĉe longe, kiel en sia lingvo uzi „demandi“ anstataŭ peti. Ili uzas la vorton „mizera“ en la pli larĝa senco, kiun ĝi havas en ilia lingvo k sekve diras mizerulo anstataŭ krimulo. Ankaŭ ili facile malatentas, ke „ignori“ en esperanto nur havas la sencon de intence ne atenti, sed ne ankaŭ tiun de ne scii (kiel en la nacia lingvo).
Anglalingvanoj emas traduki sian „control“ per kontroli. Tamen kontroli en esperanto havas pli mallarĝan sencon ol en la angla, k „control“ ofte devas esti tradukata per superregi, estri. La usona „congress“ ne estas kongreso, sed parlamento; sekve „congressman“ estas parlamentano (ne kongresano), ktp.
Germanoj trouzas la vorteton do k metas ĝin, kiam devus esti uzata „ja“. Ili emas diri „teni kongreson“ anstataŭ okazigi kongreson ktp. Fakte kelkaj germanismoj estas sankciitaj de Zamenhof mem (elteni, elporti anstataŭ suferi k.a.), sed ili tendencas malaperi. „Havi lokon“ en la senco de okazi estas regula k korekta, kvankam ĝi ŝajnos al multaj esti pura naciismo.
Kelkaj malbonuzoj estas komunaj al german-, franc- k ali-lingvanoj; ili estas tamen naciaj idiotaĵoj k kontraŭ la logiko reganta en esperanto: al tio apartenas la ofta misuzo de „kun“ anstataŭ per, de „kun“ anstataŭ kontraŭ („mi luktis kun li“ — devas esti: mi luktis kontraŭ li). Komuna eraro estas ankaŭ la intermikso de l’du terminoj „maso“ k „amaso“, erara uzo de demonstracio anstataŭ manifestacio; la intermikso de „ami“ k „ŝati“.
Ni povus daŭrigi la citadon. Sed pri ĉio tio la „Plena Vortaro“ donas klarajn k precizajn difinojn, kiuj ne lasas dubon pri la korekta uzo. Ni rekomendas al ĉiuj noti en la cerbon tiujn ĉi rimarkojn k per tio helpi al la vere unueca uzado de esperanto. L. L.
[REKLAMO p.14] Kun granda profito trastudos ĉiu la 192-paĝan libron Vortoj de Kamarado E. Lanti kun antaŭparolo de L. Banmer. Prezo: 12 fr. fr. aŭ 2 mk. germ. SAT, 23, rue Boyer, Paris XX, Kolmstrasse 1, Leipzig O. 27.
N.º 384, 10 de marzo de 1932
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
8-a JARO, N-o 384 — LEIPZIG, 10. / 3. 1932
[BILDO p.1 | 30,2,72,10] Emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» antaŭ terglobo kun meridianoj.
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
APERAS dusemajne | REDAKTEJO: 14, av. de Corbéra, Paris 12e. – GVIDANTO: E. Lanti. – SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. – ADMINISTREJO: R. Lerĥner, Kolmstr. 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS dusemajne
LA ĈIN-JAPANA KONFLIKTO.
Milito, denove milito! El la Ekstrema Oriento atingas nin ĉiutage maltrankviligaj, fatalaj depeŝoj: Manĉurio invadita de l’japana armeo, Ŝanĥajo bombardita, stratbataloj inter japanaj k ĉinaj trupoj, la registara urbo de Ĉinio, Nankino, atak-minacita. Protestoj de Usono k de aliaj imperiistaj potencoj, kiuj ne ĝenas nek malhelpas la celkonscian agadon de Japanio sur la kontinento.
Kio estas ĉe la bazo de tiu ĉi agado? Kiel estiĝis tiu konflikto, kiu fariĝis sanga milito, k kiun signifon ĝi havas en la mondhistoria evoluo?
Ni prenu la landkarton k rigardu tiun longetenditan insulon, pli vere ĉenon da insuloj en la nordo de l’Pacifiko, proksime de l’bordoj de Siberio, de Koreo, de Manĉurio k Ĉinio, kiu formas politikan k ekonomian unuon sub la nomo Japanio. Ni konstatu, ke ĝi estas dense surloĝata de precipe malriĉa popolo laborema. Kaj en sudokcidento, sur la alia flanko de l’maro, ni trovu Ĉinion, grandegan landon, kie same dense kunpremiĝas malriĉaj, bravaj homoj. En la nordo de Ĉinio, kiu parte sur la kontinenta flanko estas ĉirkaŭita per murego, troviĝas regiono nomata Manĉurio, regiono trioble pli granda ol Granda Britio kun Irlando.
En tiu lando fakte la manĉuroj, kiuj donis la nomon al ĝi, tunguza gento, kies praŭloj laŭ ilia propra opinio estis la juĉoj aŭ niuĉoj, hodiaŭ formas nur tute sensignife malgrandan reston. Male, la ĉinoj, kiuj trapenetris k koloniigis la landon, formas la grandan plimulton: estas ĉ. 20 milionoj da ili en Manĉurio. Troviĝas tie krome 1 miliono da koreanoj, 250 mil japanoj, 200 mil rusoj k plie malnov-aziaj (tunguzaj aŭ mongolaj) popol-restoj. Sume vivas en Manĉurio 27,5 milionoj da loĝantoj. Sed en la mezepoko la fortoproporcioj estis tute aliaj: tiam, en la 13-a jarcento, sub Ĉingis-kano estis la manĉuroj la konkerantoj, kiuj subjugigis al si la per antaŭaj bataloj kontraŭ la mongoloj malfortigitan Ĉinion, k forpelite poste de la ĉinoj, ili revenis duan fojon en 1664 k sukcesis ekregi la landon. Tiuj konkerantoj iom post iom tute malaperis inter la ĉinoj, tiel ke veraj nemiksitaj manĉuroj ekzistas nur malmultaj.
[BILDO p.1 | 30,48,66,64] Foto: kamparanoj sidantaj nokte ĉirkaŭ fajro, super kiu pendas kaldrono de tripiedo el stangoj. Subskribo: «Kamparanoj el Norda Ĉinio.»
En la Manĉuria nordo troviĝas la sovetia Orienta Siberio, sudoriente la granda duoninsulo Koreo; markolo kondukas de la Flava Maro k Orientĉinia Maro al la Japana Maro.
Antaŭ proksimume 40 jaroj Rusio komencis minaci Ĉinion, ĉar ĝi deziris havi havenojn ĉe la Orienta (Flava) Maro, kies akvo ĝenerale ne glaciiĝas. Ĉinio cedis al tiu deziro en 1898, sed en 1900, kiam Ĉinio provis forpeli el sia lando la fremdulojn, Rusio respondis okupante la tutan Manĉurion.
Japanio en 1895 batalis kontraŭ Ĉinion, k venkante konkeris bordostriojn manĉuriajn apud la Flava Maro. Tamen sub la minaco de Germanio k Francio, Japanio devis cedi tiujn teritoriojn, k Rusio post tri jaroj akiris ilin. Japanio kompreneble malkontentis pro tio. La japanoj timis, ke Rusio eĉ povus okupi Koreon k tial postulis, ke ĝi forlasu Manĉurion. Rusio malatentis tiun postulon. Tiam en 1902 Japanio interligiĝis amike kun la angloj, kiuj tiam malmulte simpatiis al Rusio k Francio. Kun tiu apogo Japanio povis militminaci Rusion en 1904, por trudi la foriron el Manĉurio. La rusoj rifuzis k komenciĝis la rus-japana milito, kiu daŭris ĝis 1905 k finiĝis per la malvenko de l’ rusoj, kiuj devis forlasi Manĉurion. Japanio ricevis la permeson konstrui fervojon en Suda Manĉurio k konsideri kiel sian teritorion la tiun linion ĉirkaŭantan regionon. Ĉinio ricevis la rajton regi super la resto de Manĉurio.
Sed en 1910 Japanio alpropigis al si Koreon k elspezis tiam ankaŭ multe da mono por la manĉuria fervojo k la ĉirkaŭa teritorio; tamen la japanoj ne emis enloĝi Manĉurion pro la por ili malagrabla klimato. Dume la ĉinoj amase enmigris Manĉurion, sed siaflanke ne elspezis kapitalon por konstruoj ktp. La ĉinoj simple venis kiel terkulturistoj k ankaŭ kiel komercistoj.
Sekve de la granda milito Japanio forprenis de Germanio kelkajn teritoriojn ĉinajn apud la Flava Maro k komencis fari kondiĉojn al la ĉinoj rilate tiujn regionojn, dezirante minactimigi ilin. Usono, kiu deziras la senkonkuran regadon super la Pacifika oceano, komencis maltrankviliĝi pri tiu japana aktiveco; ankaŭ la instaliĝo de multaj japanoj k ĉinoj en Usono k Kanado estis malbone konsiderata de l’usona registaro. La sinteno de ĉi lasta fariĝis pli k pli malamika rilate Japanion; tamen okazis per la usonaj klopodoj interkonsentoj inter la grand-
— página 2 —
132 — SENNACIULO
aj potencoj interesitaj pri la Pacifiko (inkluzive Japanio) en 1921 k 1922, kio plibonigis la uson-japanajn rilatojn.
Sed en Ĉinio la situacio plimalboniĝis: granda nombro da ĉinaj generaloj komencis interbatali; aliflanke multaj en Ĉinio, precipe la revoluciema laboristaro k studentaro, deziris forpeli la fremdajn imperiistojn el Ĉinio. Ĉi lastaj tuj respondis al tiuj celadoj per plifortigo de siaj armeoj en Ĉinio, k Japanio aparte avidis plifortigi sian influon en Manĉurio k ankaŭ en Ŝanĥajo.
Oni vidu, ke ĝia nuntempa interveno havas ĉe la bazo pure ekonomiajn konsiderojn. En Japanio la silk-eksporto konsistigas 40 % de l’tuta eksporto, k 9/10 el tiu ĉi kvanto estas venditaj en Usono. La duono de l’japanaj farmistoj vivas el la silkokulturo, k en normalaj tempoj 20—25 % el la japanaj laboristoj laboras en la silkoŝpinejoj. La ekonomia ekvilibro de Japanio dependas grandparte de la prospero de Usono sola k ĝia kapablo aĉeti la krudan silkon. La usona ekonomia katastrofo de 1929 havis sur Japanion la samajn efikojn kiel tertremo.
La due plej grava eksport-produkto de Japanio estas la kotono, ŝpinita aŭ teksita. Silko k kotono estas la bazo de l’japana kapitalakiro por la industria disvolvo de l’lando. Japanio perdis pro la ekonomia krizo la usonan merkaton por sia silko, k depost kelkaj monatoj ankaŭ iom post iom tiun por la disvendo de l’kotono.
Ĉe la supro de sia prospero la japania industrio vendis siajn produktojn en la proporcio de 46 % en Ĉinio, en Hong-Kong k la duoninsulo de Kuangtung. La japana kapitalo posedis pli ol 41 % el la ĉinaj teksiloj. La grava fakto, de l’ekonomia vidpunkto japana, estas, ke la bojkotado al japanaj produktoj komenciĝis en Ŝanĥajo k de tie etendiĝis al tuta Ĉinio. La japana kotoneksporto al Ĉinio malaltiĝis de 38 500 000 da kubmetroj da kotono en oktobro 1930 al malpli ol 335 000 k.m. en oktobro 1931.
Kontraŭ la daŭraj malamikaĵoj de centoj da milionoj da ĉinoj la japanaj eksport-industrioj devas fiaski. Dum la japanaj armeoj invadis Manĉurion, la angla kotono rekonkeris iujn ĉinajn merkatojn perditajn dum la milito k la produktoj de rusaj manufakturoj vendiĝas en Ĉinio, laŭlonge de l’sudmanĉuria fervojo. Tial Japanio, fidante al siaj moderne ekipitaj armeo k ŝiparo, elektis kiel solvon por superi la krizon, la militon kontraŭ Ĉinio, okupis tutan Manĉurion k celas okupi plie la plej gravajn havenurbojn ĉiniajn.
Dume la Ligo de Nacioj restas neŭtrala, tial ke jure ne ekzistas milito inter Japanio k Ĉinio, sed bedaŭrinde fakte terura buĉado okazas. Alia tre bedaŭrinda fakto estas, ke la japanaj k ĉinaj laboristoj ne estas ankoraŭ sufiĉe klaskonsciaj k organizitaj por malobei al siaj respektivaj generaloj k aligi la nunan nacian militon en klasmiliton.
[BILDO p.2 | 38,5,82,49] Ksilografiaĵo en kadro: flugilhava virina figuro en longa vesto, kun torĉo en unu mano kaj levita krono/banderolo en la alia, flugas super urbo kun turo; sur la banderolo legeblas fragmento «…PARIS…».
LA TAGO DE LA PARIZA KOMUNO.
La 18-an de marto ĉiu konscia proleto estas denove memorigata pri la ribelo de l’Pariza popolo en la jaro 1871, konata sub la nomo L a K o m u n o d e P a r i z o. La Parizanoj delegis sian revolucian registaron en la nomita tago, sub eksterordinaraj kondiĉoj, tiuj de nacia k civila milito, kiuj ne permesis al ĝi pli longan ol dumonatan regadon. Fine de majo estis forrenversataj de la senindulgaj malamikoj de l’popolo la lastaj barikadoj, silentis la lastaj pafilegoj de l’komunanoj post forpafo de l’ tuta municio, dronis en sango la esperoj pri nova aŭroro.
La sekvanta priskribo estas eltirita k tradukita el la libro de L i s a g a r e (Lissagaray): „Historio pri la Komuno de 1871.“ Ni rimarkigu aldone, ke la aŭtoro mem partoprenis en la Komuno k pentras al ni per emociigaj, esprimplenaj linioj proprajn viditaĵojn.
Red.
Senbridigita soldataĉaro.
Kiel do mirige, ke kun similaj ĉefoj, la senbridiĝo de l’ soldato atingis ebristaton tian, ke la morto ankoraŭ ebriigadis lin! Dimanĉon, la 28-an¹ laŭlonge de la urbodomo de l’XI-a², kie estis apogitaj kadavroj, ni vidis marist-fuzilieron bobeni de sia bajoneto la intestojn, kiuj glitis el la ventro de virino; soldatoj, sur la bruston de l’federitoj³, amuzis sin fiksi anoncskribojn: Murdisto, ŝtelisto, drinkulo, k, en ilian buŝon, botelkolojn.
Kiel klarigi ĉi tiujn subtiligitajn kruelegaĵojn? La oficiala raporto de Mak-Mahon atestas nur pri 877 Versajanoj⁴ mortigitaj depost la 3-a de aprilo ĝis la 28-a de majo. La Versajana senbridiĝo do ne havis kiel senkulpigon venĝan repagon. Kiam areto da incitegitoj, por venĝi milojn da siaj fratoj, mortpafas sesdek tri garantiulojn⁵ el proksimume tricent, kiujn ili havas en siaj manoj, la reakcio vualas sian vizaĝon k protestas je la nomo de la justo. Kion do diros ĉi tiu justo pri tiuj, kiuj, metode, sen angoro pri la eliro el la batalo, k precipe la finita batalo, mortpafis dudek mil personojn, el kiuj tri kvaronoj almenaŭ ne estis batalintaj? Ankoraŭ, kelkaj ekbriloj de homeco trafulmis la soldatojn k oni vidis el ili reveni iujn post la ekzekutado kun klinita kapo. La bonapartistaj⁶ oficiroj ne moliĝis en sia sangsoifego. Eĉ post la dimanĉo,
¹ 28-a de majo 1871. ² XI-a Pariza urbdistrikto (kvartalo). ³ Anoj de la Komuno (precipe la soldatoj de l’nacia gvardio, konsistigita el la Pariza respublika loĝantaro). ⁴ Anoj de la reakcia (blanka) armeo formita de la forpelita registaro sub gvido de Tjer (Thiers). ⁵ Noto de Lisagare: Kvar ĉe Sankta Pelagio, ses ĉe la Roketo, kvardek ok strato Akso (Haxo), kvar en la ĉirkaŭo de la Malgranda Roketo. ⁶ Anoj de la Napoleona, imperiestra, monarkista partio.
— página 3 —
SENNACIULO — 133
ili mem buĉis kaptitojn; la kuraĝon de l’viktimoj ili nomis „impertinento, decidemo ĉesigi prefere la vivon ol vivi laborante.“ La nesatigebla kruelo — jen la filistra, banala etburĝo.
Teruregaj spektakloj.
„La tero estas sternita per iliaj kadavroj“, telegrafis s-ro Tjer (Thiers) al siaj prefektoj, „tiu ĉi abomena spektaklo servos kiel leciono.“ Necesis malgraŭ ĉio fini tiun ĉi aferan lecionon. La pesto, ne la kompato, venis. Miriadoj da karbunklaj muŝoj ekflugis de la putrantaj kadavroj. La stratoj kovriĝis per mort-birdoj. La Estonto liberala (L’ Avenir libéral), laŭdante la proklamojn de Mak-Mahon, aplikis al li la parolojn de Fleŝje (Fléchier): „Li kaŝas sin, sed lia gloro lin malkovras.“ La gloro de la Turen (Turenne)⁷ de 1871 malkovris sin ĝis en la Sen (Seine) vejnita per longa poststreko de sango, kiu forpasis sub la dua arkaĵo de l’Tuileria ponto. La mortintoj de l’ sanga semajno sin venĝis, pest-infektante la parketojn, la malplenajn terenojn, la domkonstru-lokojn, kiuj servis kiel malŝarĝejoj al la buĉejoj k escept-stataj tribunaloj. „Kiu ne memoras“, skribis la Tempo (Temps), „se li vidis, eĉ nur dum kelkaj minutoj, la parketon, ne, la kadavrejon de l’Turo de Sankta Jakobo? El la mezo de tiu malseka teraĵo freŝe translokita per la pioĉo, elstaris tie k ĉi tie kapoj, brakoj, piedoj k manoj. Profiloj de kadavroj videbliĝis ĉe la supraĵo de l’tero, estis malbelege. Malagrablega naŭza odoro eliris el ĉi tiu ĝardeno. Dum momentoj, en iuj lokoj, ĝi fariĝis fetora.“
En la parko Monso (Monceau)⁸, antaŭ la Invalidoj (Invalides), fermentitaj de la pluvo k la suno, la kadavroj krevigis sian maldikan mortotukon el tero. Tre granda nombro restis ankoraŭ ĉe la aero, sole surŝutetitaj per kloro; ĉe la antaŭurbo Sankta Antonio oni vidis da ili amasojn „kiel rubaĵon“, diris ord-ĵurnalo⁹; ĉe la Politeknika lernejo, ili kovris cent metrojn je longo k tri je alto; ĉe Pasi (Passy), kiu ne estis unu el la grandaj centroj de ekzekutado, troviĝis mil cent proksime de l’Trokadero. Tricent, kiuj estis ĵetitaj en la lagojn de la monteto Ŝomon (Chaumont), resupreniĝis al la supraĵo k, ŝveligitaj, promenigis siajn mortajn efluvojn¹⁰. La gloro de Mak-Mahon malkovris sin troe. La ĵurnaloj ektimegis. „Ne necesas“, skribis unu, „ke tiuj krimuloj, kiuj al ni faris tiom da malbono dum sia vivo, povu al ni fari ankoraŭ iom post sia morto.“ Tiuj mem, kiuj incitis al la buĉado, kriis: „Sufiĉe!“
„Ni ne mortigu plu!“ skribis la Pariza Ĵurnalo (Paris-Journal) de l’ 2-a de junio, „mem la mortigintoj, mem la agitegintoj! Ni ne mortigu plu! Ne ilian pardoniĝon ni petas, sed punprokraston.“
„Sufiĉe da ekzekutoj, sufiĉe da sango, sufiĉe da viktimoj!“ skribas la Naciisto (National) k la Nacia Opinio (l’Opinion Nationale): „Oni postulas seriozan ekzamenon pri la kulpigitoj. Oni volus vidi morti nur la verajn kulpulojn.“
La ekzekutadoj plimalrapidiĝis k la balaado komenciĝis. Veturiloj ĉiuspecaj, mebloveturiloj, benkveturiloj, omnibusoj, kolektis la kadavrojn en ĉiuj kvartaloj. Depost la grandaj pestoj oni ne vidis tiajn plenĉarojn da homa viando. Per la tordiĝoj de la nenatura agonio estis facile rekoneble, ke multaj, vive enterigitaj, luktis kontraŭ la tero. Iuj kadavroj estis tiel putrintaj, ke oni devis ilin en fermitaj vagonoj konduki plej rapide en kalkfosojn.
⁷ Franca marŝalo el la epoko de la Tridekjara milito, venkinto en multaj bataloj. ⁸ Ĉi tiu k la sekvantaj lokoj cititaj troviĝas senescepte en Parizo. ⁹ Ĵurnalo de la reakcia ordo. ¹⁰ Kvazaŭ nereala, mistera aperaĵo.
POR NIA MEDITO.
Vivi laŭ siaj deziroj estas vulgare: honestulo aspiras al la ordo k al la leĝo. — Gete (Goethe)
*
Preskaŭ ĉiuj leĝoj estas sintezoj el neeblo. Kaj tio estas bona: estas per postulo al neeblo, ke oni atingas eblon. — Gete.
*
Nur la tutplena sinforgesemulo indas regi, k povas tion fari. — Gete.
*
Pacienco, espero, fido, amo, ĉiuj tiuj virtoj estas la aganta, plenumanta inteligento. — Gete.
*
Tio estas eterne vera: limigi sin, bezoni nur unu objekton, aŭ malmulton, ĝin tre ami, al ĝi sin dediĉi, kun ĝi identiĝi, tio faras la poeton, la artiston — la homon. — Gete.
Malsatego furiozas en la norda parto de Japanio.
En gubernio de Aomori la grenrikolto estis treege malbona en 1931. Plie la rikolto de pomoj, kiuj estas la ĉefa produkto de tiu ĉi provinco, ankaŭ estis tre malbona. Pro tio la kamparanoj suferas duoble.
Kaprica vetero, forta vento k prujno en la maturiĝa sezono, kaŭzis ĉi tiun misrikolton. Krome multaj junuloj en ĉi tiu provinco estis devigataj iri al Manĉurio por militi, pro tio ke junuloj en tiel malvarma norda provinco povas elporti la teruran malvarmegon en Manĉurio, al kiu neniu japano (eĉ ne nord-japanoj) kutimiĝas. Sen junuloj, kiuj estas solaj laborantoj en la tuta familio, iuj familioj, kie restas nur maljunuloj aŭ virinoj kun infanoj, havis multoblan kaŭzon por suferi.
Ni vidu jenan tabelon:
| Nomo de vilaĝoj | Nombro da kamparanaj familioj | Nombro da familioj, kiuj nenion rikoltis | Tiuj, kiuj trionon rikoltis | Tiuj, kiuj duonon rikoltis | Tiuj, kiuj rikoltis ordinaran kvanton |
|---|---|---|---|---|---|
| Kanita | 259 | 72 | 149 | 39 | |
| Imabecu | 246 | 46 | 156 | ||
| Ŝonai | 138 | 99 | 29 | 11 |
La loĝantoj manĝis terpomojn, poste elfositajn filikajn radikojn, sed kiam neĝo kovras la kampojn, ili havas nenion por manĝi. Ĉe lernejoj infanoj kun palaj vizaĝoj ofte falis dum lecionoj; ili ne povis elporti la malsategon. En vilaĝoj oni ne povas pagi imposton nek salajron al la instruistoj.
La malsatego en Hokkaidoo, pli norde situita ol Aomori.
La malsatego pro malbona rikolto en ĉi tiu vasta insulo estas senkompare terura. La plimulto el la kamparanoj en Hokkaidoo estas tre malriĉaj farmistoj aŭ novaj transmigrintoj el la ĉefinsulo (Japanio konsistas el insuloj). Ilia ĉiutaga vivo estis ĉiam mizera. Eĉ en normala jaro ili ĝenerale ne povis havi sufiĉan manĝaĵon. Kaj pro la malbona rikolto nuna ili plene mizeriĝis. Tiuj, kiuj povas manĝi nematurajn rizerojn, avenon, maizon k poligonon, estas sufiĉe feliĉaj. Aliaj manĝas radikojn de filikoj k sovaĝajn kreskaĵojn. Pro malbona manĝaĵo la kamparanoj suferadas de malsano, kiun kaŭzas maldigesto. Sed ili ne povas sin flegi, k pro manko de kuracado grave malsanaj homoj pli k pli multiĝas, k preskaŭ ĉiu familio havas malsanulon.
En Hokkaidoo 92 574 familioj estas farmistoj, kiuj konsistigas 50 pocentojn el la tuta tiuregiona kamparanaro. El ili 50 000 familioj rikoltis nur la duonon, k plie aliaj produktoj ankaŭ estis tute nerikoltataj.
Ne trovante manĝaĵon sur siaj kulturitaj kampoj, ili iradas al la montoj por trovi sovaĝajn kreskaĵojn. Ofte, antaŭ ol ili trovas manĝeblajn kreskaĵojn, ili renkontas ursojn, kiuj, ne trovante nutron sur montoj, kie la kresko estis ankaŭ ege malbona pro la vetero, envenas la vilaĝojn por serĉi manĝaĵon. Jen oni vidas mortigan batalon inter malsategantaj homoj k ursoj.
En gubernio Iŭate, ĉe iu stacidomo oni vidis jenon: Tuj post kiam vagonaro forlasis la stacidomon, vilaĝaj infanoj salte, fluge, kuregis post ĝi, laŭte kriante k etendante siajn brakojn. Ili avide atendas trapasantan vagonaron, por ke ili povu ricevi manĝaĵojn, kiujn pasaĝeroj donace ĵetas al ili tra la fenestroj.
Stelaro.
— página 4 —
134 — SENNACIULO
„Leĝo k ordo“ en Kalifornio.
„La plej sukcesa rabirado dum la Kalifornia historio“ okazis en Long Biĉ (Beach) la 15-an de januaro. Tiam preskaŭ 200 gelaboristoj estis arestitaj de policistoj el Long Biĉ, gviditaj de Ŭ. H. Hajns (W. H. Hynes), ĉefo de la „ruĝa skadro“, kies administrejo troviĝas ne en la policejo, sed en la konstruo de la Los Angeles-a Komerca Ĉambro, kiu jam delonge gvidas k regas sian urbon laŭ sia plaĉo, k kiu povebria pro sia sukceso, konstante serĉas novajn konkereblajn kampojn. Hajns, laŭdire, batas k eĉ arestis sian edzinon, k estas tute fidela hundo al siaj mastroj.
Post la kutimaj esploroj per la plej maldelikataj vortoj troveblaj en la polica lingvo, akompanitaj de batoj k alispecaj kruelaĵoj, oni liberigis ĉiujn, escepte 82, inter kiuj estis 20 virinoj. Sed tion oni ne faris sen stultaj admonoj k teruraj avertoj ne denove ĉeesti kunvenon pritraktanta ekonomiajn temojn.
„La ekonomia krizo“ estis la temo. Sam Darsi (Darcy), redaktoro de la nova „Okcidenta Laboristo“ el San Fransisko, estis la parolonto. Li ne parolis. La atako okazis antaŭ ol li komencis.
Kiam la advokato de la Internacia Laborista Defendo fine, post du-taga vana provo, sukcesis ricevi permeson alparoli la arestitojn, Sam Darsi havis grandan vundon apud unu el la okuloj.
Antaŭmalhelpi advokaton alparoli siajn klientojn estas malobeo al la puna kodo en Kalifornio. Tio, tamen, neniam maltrankviligas la instancojn, kiam temas pri rajtoj de klaskonsciaj proletoj. Konataj krimuloj estas multe pli sekuraj ol konataj komunistoj en la ŝtato de subaĉetantoj.
Laŭ burĝaj gazetoj la policistoj laboris ĝis malfrua horo de l’sabata nokto farante demandojn al individuoj. Ĉi tio signifas, ke ili provis devigi la arestitojn konfesi krimojn, pro kiuj la Komerca Ĉambro deziras kulpigi k kondamni ilin. La sama gazeto konigas al la mondo, ke la policistoj faris ĉion eblan por antaŭmalhelpi eksterajn komunistajn agentojn doni sciigojn k instrukciojn al la arestitoj. Tiel oni montras sian respekton al „leĝo k ordo“.
Post la insultaj esploroj ili liberigis 40 el la arestitoj kontraŭ kontanta kaŭcio de 500 dol. por ĉiu persono. La aliaj restas en la arestejo en Long Biĉ. Ne malmultajn oni provos deporti. Aliujn oni penos sendi al unu el la plen-plenaj pundomoj, same kiel oni faris en San Fransisko antaŭ multaj jaroj al Tam Muni (Tom Mooney). Malobeo al la malvirta „krima leĝo sindikatisma“ provizos la pretekston.
La persekutoj al komunistoj en Suda Kalifornio estas multaj. La 3-an de januaro, kiam ili organizis sian „malsatan marŝon“, la „ruĝa skadro“ atakis la senlaborulojn k senkompate faligis siajn mortigilojn sur la kapojn de tiuj, kiuj malsukcesis forkuri sufiĉe rapide. „Unu post la alia“, skribis nekomunista vidinto, „laboristoj falis al la tero, senkonsciaj pro batoj. La sango de la laboristoj fluis abunde, lasante sian koloron sur la pavimo. Virino estis atakata de kvin policistoj k bategita per bastonegoj, ĝis oni timis, ke ŝi mortus.“
Ankaŭ la 19-an de januaro kvar detektivoj el la „ruĝa skadro“ rabiradis kontraŭ la agentejo de l’ „Ĉiutaga Laboristo“ en Los Angeles. Tie, laŭkutime, ili detruis literaturaĵojn k forportis, kion iliaj ebriaj kapoj konsideris utila al la Komerca Ĉambro, kiun multaj opinias la vera registaro de la malfeliĉa urbo.
SAT-ano.
Striko en Nederlando.
La batalo pri salajr-malaltigoj en Nederlando transiris en novan stadion. Unu el la plej reakciaj entreprenistoj de l’tuta mondo, P. Smit, kiu posedas maŝin-, ŝip- k kanonfabrikon en Roterdamo, ne kontentiĝas pri la ĝisnunaj malaltigoj al la salajroj oficistaj k laboristaj.
Ĝis julio 1931 ekzistis landa kolektiva labor-kontrakto, kies daŭrigon rifuzis la mastroj ĝenerale, aŭ almenaŭ celis plimalbonigi ĝin. Ili postulis 5 %-an salajran malaltigon k ankaŭ, ke la organizoj helpu ilin por akceptigi ĝin al la laboristoj. La organizoj kompreneble ne konsentis k la laboristaro malakceptis la postulon.
[BILDO p.4 | 39,39,69,58] Foto: tri viroj en mantelo kaj kaskedo (strikgardistoj) starantaj antaŭ fabrikmuro kun granda surskribo «P. SMIT JR», apud biciklo.
Kelkajn monatojn poste la entreprenisto P. Smit insistis pri 5 %-a malaltigo de l’salajroj. Kaj ankaŭ aliaj mastroj subtenis la postulon, sed nur en Roterdamo k ĉirkaŭaĵo, ne en Amsterdamo. Ĉar tiuloke ankoraŭ estas sufiĉe da laboro k tial la salajro estas pli alta ol en Roterdamo, k la tieaj mastroj ne postulis la malaltigon, ĉar ili restas konkurkapablaj.
Sed la Roterdamaj mastroj postulante venkas certe, kiam ili deziras ion. Post longa intertraktado ili sukcesis forpreni nian monon senbatale. Sed dum la kontraktdaŭro ili ne povis procedi al malaltigo de l’salajro, nur al tiu de l’supertarifa aldonaĵo. Se iu perlaboras hore 65 cendojn, li povas ankaŭ gajni 25 % super la tarifo. Sed la plej granda parto malsukcesis en tio, aŭ se oni perlaboris tiom, la mastroj malaltigis la premion ĝis 10 %.
Per la 5 %-a malaltigo kelkaj laboristoj sekve jam perdis 10 ĝis 15 guldenojn. (Kredeble semajne. — Red.)
La direkcio ne estis kontenta; ĝi ekdeprenis denove 5 %, komencante ĉe la oficistoj k submastroj depost la nova jaro, k 14 tagojn poste eĉ 10 % — tiam de ni ĉiuj.
La oficistoj ne povis kontraŭstari, ĉar ili ne estas organizitaj, sed la laboristoj preskaŭ ekstrikis jam unuan fojon. La organiz-estraroj tamen konsilis akcepti k tiutempe la striko estis evitata, ĝis la mastro ree postulis plian malaltigon (je 10 %). Tiam la ĝenerala metallaborista ligo, la katolika k „kristana“ organizoj, decidis neakcepti aŭ striki.
Dum la sekvanta intertraktado la entreprenisto sendis al ĉiuj leterojn hejmen, sciigante, ke li devas maldungi 150 laboristojn k ke li kompreneble maldungos tiujn, kiuj ne konsentus pri la 10 %-a malaltigo. Li diris, ke li devas malaltigi la salajrojn por akiri laboron. Tiel li agis por atingi la edzinojn, skribante ankaŭ tute mensoge pri vivkostoj malaltigitaj je 25 %!
Kelkajn tagojn poste sekvis dua letero kun poŝtkarto, per kiu oni subskribu pri konsento je la 10 %-a malaltigo, aŭ ni estus maldungotaj. Tiel la mastro povus scii, kiun maldungi. Sed li miskalkulis; interkonsente kun la organiz-estraroj ĉiuj subskribis, k sekve li ne sciis ankoraŭ, kiun prefere maldungi.
Ĉar la entreprenisto restis ĉe siaj postuloj (li nur volis ŝanĝi la pocenton je 12 % por unu, 8 % por dua grupo), la intertraktoj malsukcesis. Li komunikis, ke tiuj laboristoj, kiuj laboros 6 tagojn dum 14, ne ricevos salajr-malaltigon, k ke tiuj, kiuj volas strikrompi, restu la noktón en la fabriko.
Sed, lunde matene, eniris nur 80 laboristoj, inter ili ĉefe pli ol 50-jaraĝuloj k metilernantoj, gvidataj de policano aŭ gepatroj. Post kelkaj horoj 14 el ili ne plu kuraĝis labori. La entrepreno ne plu povis funkcii. Alian tagon pliaj laboristoj forrestis la laborejon, la nombro da strikantoj estas proks. 700.
Sume laboris ĉe P. Smit 750 laboristoj; la ceteraj jam estis maldungitaj pro la krizo. Iam estis tie okupitaj preskaŭ 2400 laboristoj.
Strikanto (16 959).
— página 5 —
SENNACIULO — 135
Pri la bankproletaro en Germanio.
La plej multaj bankdungitoj ne jam sin konsideras esti parto de la tutproletaro. Eĉ ankoraŭ hodiaŭ ili estas regataj de ideologio propra al estaĵo supera, kiu kompreneble tre kontrastas la realon. Oni kredas esti kvazaŭ „aparta klaso» inter la aliaj privataj oficistoj. La iama edukmaniero al bankoficista lernanto estis tia, kia kredigis la lernanton havi la avantaĝojn okupi estonte plej altajn oficojn en la bankfako, ja eĉ fariĝi bankestro. Kvankam la edukmaniero al lernanto devis aliiĝi k iom akomodiĝi al la faktoj, tamen la bankestroj komprenas per sia dungmetodo teni for de si proletece sentantajn homojn. La iama edukmaniero esprimiĝas nun en la stranga ideologio de la plej multaj bankoficistoj. Eĉ la kruda realo ne povis senrevigi la grandan plimulton el la bankdungitaro.
En la inflacia tempo oni ankaŭ dungis oficistojn lernintajn en aliaj komerc-branĉoj, ĉar vere la lernintoj en la bankfako ne sufiĉis. Nuntempe tio lasta preskaŭ ne plu estas ebla k la bankentreprenistoj nun prefere dungas nur tiajn personojn komencintajn post lerneja tempo la bankan profesion. La postulo pri kapablo al la lernanto enironta la bankan fakon estas tre alta. Oni postulas la ateston pri sukcesa abiturienta ekzameno en realgimnazio. Kompreneble dum la inflacio la postuloj ne estis tiom severaj. Tial sukcesis eniri la bankfakon ankaŭ elementoj el la konscia proletaro; tiujn oni okaze de oficista malpliigo maldungis ĝis malgranda resto.
Laŭ la dungmaniero oni komprenas, ke la bankoficistoj plej multe devenas el popoltavoloj ne-malriĉaj, ĉar nur tiuj povas finance ebligi kontentigon de la prikapablaj postuloj de bankestroj, k ili plej ofte estas reakciaj. Kompreneble ofte la protekto de iu influhava persono ludas grandan rolon ĉe dungo de lernanto aŭ de oficisto. Menciinde estas, ke oni ankaŭ dungas lernantojn, al kiuj ne eblis viziti la koncernajn lernejojn, sed tiuj estas dungitaj sen lernanto-kontrakto k arbitre povas esti maldungitaj. Ili estas pli malpli nura ekspluat-objekto de la bankentreprenistoj.
Ni vidis, ke la bankestroj klopodas teni for de la bankoj la revolucieman proletaron k gardi tiel sian profiton. Kiom fruktedona estas ilia klopodo, bone montras la fakto, ke multaj bankoficistoj ne estas organizitaj, nek sindikate, nek politike. Krom tio la plej multaj el la organizitaj aliĝas al „flava organizo» (Deutscher Bankbeamtenverein — Germana bankoficista unuiĝo), sekrete protektata k iafoje subvenciata de l’mastroj. Laŭdire ĝi havas proksimume 40000 membrojn. Ĝia tendenco estas: „La entreprenistoj k dungitoj havas samajn interesojn.» Tiu ĉi organizo eĉ ne akceptas ĉiujn okupatojn en la banka fako. Oni ne aniĝas kashelpantojn k samgradajn okupatojn (la tuta t. n. „industria salajro-grupo»). Por tiuj lastaj oni starigis apartan organizon samtendencan. Kial oni faris tion? „Pro fifiero de la granda plimulto el la bankoficistoj.» La bankoficista profesio laŭ ili superas laŭkvalite ĉiujn aliajn oficistajn kategoriojn. Apud ĉi tiu „flava» organizo ekzistas komiza organizo, kiu en si havas fakon por bankoficistoj, nomata „Deutschnationaler Handlungsgehilfenverband». Laŭdire ĝi havas proksim. 10 000 membrojn. Leginte la titolon de tiu organizo, certe ankaŭ tiu, kiu ne scias la germanan lingvon, divenas, ke ĝi estas naciista. Malplimulto el la bankdungitoj estas organizita en progresema sindikato (Allgemeiner Bankangestelltenverband) havanta proksimume 11 000 membrojn. Ĝi estas fondita mallonge antaŭ la popolmurdado k primokita de sia multnombra kontraŭularo. Post la milito ĝi kontentige kreskis per la revolucia ondo trairanta Germanion. Sed sekve de la multaj maldungoj depost 1924, ĝia membraro malpliiĝis, ĉar la entreprenistoj preferis maldungi revoluciemajn elementojn.
Ĉiuj organizoj menciitaj estas la apogantoj al tarifa kontrakto starigita en 1921 por tuta Germanio kun la bankkapitalistaro. Tiu lasta organiziĝis en du organizoj: Verband der Bankleitungen (Grandbankoj) k Centralverband des deutschen Bank- und Bankiergewerbes (plejparte privatbankistoj). Esence ili ambaŭ formas falangon kontraŭ la bankdungitaro.
Kompreneble la salajra tarifo depost sia starigo estas multfoje aliigita favore al la mastroj.
La tarifo partigas la bankdungitaron en kvar ĉefajn grupojn, kiuj estas viraj bankoficistoj, bankoficistinoj, en banko okupataj metiistoj inkluzive ceteraj okupatoj nelernintaj la bankfakon, k gelernantoj. Al la tria grupo estas atribuataj la kashelpantoj, pordistoj ktp. La salajro de l’unua grupo (viraj oficistoj) partiĝas denove en tri grupojn laŭ kvalifiko k kapablo (iafoje laŭ favoro). La virinajn dungitojn oni salajras laŭ samaj salajrogrupoj malpli 5—10%, escepte la tria salajrogrupo (laŭtarife plej alta), en kiu ne estas diferenco inter virina k vira salajroj. Diferenco ankaŭ ne estas en la unua k dua salajrogrupoj post plenumo de 21 jaroj da servo. Salajro de metiistaj okupatoj ktp estas iom pli malalta ol tiu de l’unua salajrogrupo de oficistoj-viroj. En ĉiu salajrogrupo estas 15 ŝtupoj laŭ nombro da servojaroj. Sed oni diferencigas inter „profesia» k „serva» jaroj. La dua termino rilatas la metiistan ktp grupon. Krome la tarifo diferencigas la salajron laŭ 5 lokaj klasoj. La plej alta salajro estas pagata en „aparta klaso» (Berlino); sekvas loka klaso A (Dresdeno ktp), en kiu estas malpliigo de 4%, loka klaso B kun malpliigo de 8%, loka klaso C kun malpliigo de 12%, k loka klaso D kun malpliigo de 16%. Pagadon al la banklernanto indikas suba tabelo. Krom la gelernantoj oni okupas junhelpantojn (junlaboristojn), kies salajro estas iom pli alta ol tiu de lernanto. Estas menciinde, ke la unua, dua k tria salajrogrupoj havas krom la 15 ŝtupoj laŭ „profesiaj» jaroj tri ŝtupojn konsiderantaj la aĝon. Jen la salajra tabelo, kiu validas de 1-a de januaro ĝis 30-a de junio 1932:
„Aparta Klaso» (monata salajro en mk. g.)
| Salajrogrupo | I | II | III |
|---|---|---|---|
| 17-jarulo | 67.97 | 79.78 | 92.35 |
| 18-jarulo | 79.30 | 93.03 | 107.74 |
| 19-jarulo | 90.62 | 106.37 | 123.13 |
| 1-a „profesia jaro» | 113.28 | 132.98 | 153.91 |
| 15-a „profesia jaro» | 193.65 | 250.56 | 307.44 |
| Metiista ktp. salajrogrupo | Lernantoj | ||
|---|---|---|---|
| 1-a servojaro | 105.89 | 1-a lernjaro | 33.18 |
| 15-a servojaro | 169.29 | 2-a lernjaro | 59.84 |
| 3-a lernjaro | 79.73 |
Junlaboristoj (junhelpantoj)
| 14-jara | 42.35 | 17-jara | 63.50 |
| 15-jara | 52.95 | 18-jara | 74.10 |
| 16-jara | 58.17 | 19-jara | 84.70 |
Edziĝintoj ricevas aldonon de 20 mk. g. monate; same oni aldonas por ĉiu infano 20 mk. g. monate.
La dungitoj de l’unua ĝis tria grupo rajtas ferii 12—21 labortagojn laŭ la „profesiaj jaroj». La metiista ktp grupo rajtas ferii 9—18 labortagojn laŭ la servojaroj. Lernantoj rajtas ferii 9—12 k junhelpantoj 6 labortagojn.
La raporto kompreneble ne estas kompleta. Multo ankoraŭ estus raportinda. Tamen la dirito sufiĉas por konatiĝi kun la situacio de l’bankdungitaro en Germanio. Ĝi certe ankaŭ komprenigas la malfacilegan batalon de la progresemaj revoluciemaj bankdungitoj kontraŭ siaj potencaj subpremantoj.
Senheredigito.
Atentigo!
Alvenis tro malfrue la 2-a komuniko por la 12-a Kongreso, por povi aperi en ĉi tiu n-o. Ni komunikas tamen, ke 37 Gek-doj aliĝis ĝis nun; ke estas organizata tendaro por la junularo; unuvorte, ke la perspektivoj por la sukceso de la kongreso estas bonaj. Sed la O.K.K. bezonas monon: ne prokrastu sendi vian aliĝon!
MI VOLAS SCII . . .
Ĉu la franca revuo „Monde» forlasis la klasbatalon? Ĉu la Barbus¹-a organizmaniero estis nesufiĉa? Ĉi tion pretendas „Plan» (antaŭe skandinava Monde). Antaŭan dankon al respondantaj K-doj!
H. Nielsen (Danio).
¹ France: Barbusse.
— página 6 —
136 — SENNACIULO
La klasbatalo tra la mondo
Organizo de faŝistaj kontraŭ maldekstraj studentoj (Japanio).
„La Federacio de Patriotaj Studentoj» naskiĝis okaze de la Manĉuria milito, k ĝi daŭrigas sian naciisman agadon helpante la militantajn armeojn en Manĉurio k iliajn familiojn en Japanio.
Ili pensis, ke la patriotisma movado devas havi fortikan sociscienca teorion kiel sian bazon. Pro tio ili ĵus fondis „Asocion por studi japanan socialismon», kies celo estas studado pri faŝismo. La patriota movado celas neniigi la klaskonscion inter la studentoj. Oni intencas enkonduki ĉi tiun movadon ĉe la lernejoj.
Estas notinde, ke la fondiĝo de la „Asocio por studi japanan socialismon» estigas novan fazon en la universitata movado. Tiu faŝista organizo de studentoj jam stariĝis k aktive ekagas. Ĝi akre kontraŭstaras maldekstrajn studentojn, kiuj apartenas al studenta kooperativo aŭ al studenta rondo por studi socian sciencon. La tuta studentaro en universitatoj nepre preferos aparteni al unu aŭ la alia el ili estonte, k la kontraŭstaro inter la du partoj pli k pli akriĝos.
Stelaro.
Senlaboruloj manifestacias en Anglio.
La 22-an de februaro okazis gravaj senlaborulaj manifestacioj en Londono k Bristol. Milo da senlaboruloj post amaskunveno en Hajdpark iris laŭgrupe al la parlamentejo, kie okazis kunpuŝiĝoj kun la policistaro. Kelkaj K-doj estis arestitaj. Delegitaro el ok senlaboruloj povis prezenti fine siajn pledojn antaŭ parlamentanoj. En Bristol preskaŭ 6 000 personoj manifestaciis k rezistis al la atakoj de l’policistoj, kiuj celis dispeli ilin. Tridek personoj estis grave vunditaj dum la batalo.
De la kontraŭfaŝista fronto en Aŭstrio.
Sekve de la konfiskado de armiloj en Viena laborista kvartalo la „socialdemokrata partio» organizis propagandagadon por rekruti novajn anojn al la socialistaj organizoj k institucioj. Laŭ la „Laborista Gazeto» la rezultoj estis, ke sin anoncis pli ol 10 mil novaj rekrutoj por la Defendligo socialista. Por aĉeti armilojn k municion estis kolektataj pli ol 45 mil ŝilingoj (proks. 6500 dolaroj) dum kelkaj semajnoj, nur en proletaj rondoj.
R. P.
La malliberuloj de Musolini.
En kaŝe en Italio disvastigata flugfolio oni donas informojn pri la kondiĉoj en la insuloj, kien estas transportitaj malliberuloj. 1200 el tiuj deportitoj estas gardataj per duobla milica kordono, kun po unu gardostaranto por kvindek metroj; ili havas nenian eblon labori k estas ĉiutage sisteme provokataj k eĉ batataj ĝissange, ĉe la okuloj de siaj edzino k infanoj, duone mortaj pro malsato. Sur malvastega teritorio, iliaj suferoj estas senfinaj.
Nur en la vulkana insulo Lipari estis inter 500 deportitoj dum unu jaro 118 ftizmalsanuloj, 43 vunditoj de la itala milico, 2 bastonmortigitoj; 107 el la deportitoj estis punataj tute maljuste al karcerpunoj de 3 ĝis 10 monatoj, kiujn ili devis suferi en la teruraj malliberejoj de Liparo k Milazo. Por kvietigi la malsaton, oni manĝas en tiuj insuloj ĉiujn katojn, hundojn k ne plu laborpovajn ĉevalojn, eĉ se ili estis malsanaj.
Antimilit. Gazetservo (Hago).
RELIEFAJ OKAZINTAĴOJ.
Sendependa manĉuria ŝtato estas proklamita en Mukden la 18-an de febr. La nova registaro havos peran formon inter monarkio k respubliko, ĉar la registara ĉefo estos elektita por vivdaŭro.
Malgraŭ protestnotoj de la Ligo de Nacioj Japanio daŭrigas efektivigi sian konker-planon ĉirkaŭ Ŝanĥajo k en nordo. La grandaj potencoj ne riskas aktive interveni je ties aŭ alies favoro, ĉar ili timas same la konsekvencojn de venko de Ĉinio, kiel tiujn de japana venko. La buĉado daŭras.
La balotoj en Japanio donis la absolutan plimulton al la konservativa registara partio. La gazetaro komentas, ke tiu venko estas ŝuldata al la financpolitiko de l’registaro, kiu helpis plibonigi la situacion de multaj etburĝoj k kamparanoj. Nur 5 laboristpartianoj estas elektitaj.
Okaze de la 14-a datreveno de la fondo de l’Ruĝa Armeo (23. febr.), la popolkomisaro por militaferoj, Voroŝilof, publikigis en la sovetia gazetaro proklamon pri la pacdeziro de l’sovetia registaro, elstarigante la militdanĝeron en Ekstrema Oriento, kie Japanio preparus sin ataki sovetian teritorion (Vladivostokon).
En la Irlandaj balotoj venkis la respublikana opozicio super la registaro. La batalprogramo de l’venkintoj estas „plena nacia sendependeco». La laboristaj partioj ne povis enregistri iujn progresojn.
La Centra Konsilantaro de l’sovetiaj lab. sindikatoj proponas, per starigo de novaj kolektivaj laborkontraktoj, ĝeneralan pliigon de la salajroj en la malpeza k la peza industrio, ĉe samtempa plibonigo de la laborkvalito k pligrandigo de la produktado je 36%.
Unu el la ĉefaj preĝejoj de Leningrado, la katedralo de Kazan, estas fermita k transformita en kontraŭreligian muzeon.
La reveno de senlaboruloj-italoj el eksterlando al Italio preparas seriozajn malfacilojn al la faŝista reĝimo. En 1931 sume revenis el Eŭropo k Ameriko 107 744 laboristoj.
La franca Senato malaprobis la ŝanĝon de balot-metodo proponitan de la parlamenta plimulto el dekstruloj k tiuokaze renversis la registaron, kiu kelkajn tagojn poste restariĝis preskaŭ neŝanĝite, trovante la saman parlamentan plimulton. Lukto pri la potenco inter du preskaŭ samfortaj politikaj grupiĝoj.
Post longa hezitado Hindenburg akceptis kandidatecon por la prezidant-elekto en Germanio kiel respublikana kandidato kontraŭ siaj ĝisnunaj ideaj amikoj (Ŝtalkasko) k kontraŭ nacisocialista k komunista kandidatoj.
Hitler akiris per helpo de la naciista Brunsviga registaro la germanan civitanecon, kio ebligas al li esti kandidato ĉe elektoj.
LA NOVA EPOKO
vivos. La unua n-o aperos la 7-an de aprilo. Detaloj sekvos en la venonta n-o.
Malarmado . . .
La patrino levis la okulojn, kiam la malarmada konferenco komenciĝis k murmuretis: „. . . Mi kredas. Mi kredas, ke ĉiuj nacioj el la mondo estas sendintaj siajn reprezentantojn por finfine forpreni de ni la mortminacon. Oni diris al mi, ke nun brilas la sunleviĝo de nova tago, kiu ne plu konos malamon k perfortaĵojn.
„Mi esperas. . . . Mi ne nutris mian filon por fari el li murdiston de alia filo. Ni, patrinoj, ne naskis vivaĵojn por ke tiuj vivoj detruu aliajn vivaĵojn.
„Ĉu tiu konferenco povos malsukcesi, kiu estas benata per la benoj de milionoj da patrinoj?
„Unufoje jam, mi aŭdis la voĉojn el la metalaj buŝoj k spertis, ke ili superfortis la petojn de l’patrinoj. Mi kredas k mi esperas . . . sed pli multe . . . mi timas.»
*
Kiam Henderson estis fininta sian malfermparoladon, Mefistofelo kontente kapjesis k diris: „Bonega parolado, vorto rekte al la koro. Parolado por verki pri ĝi kelkajn centojn da pacismaj gazetartikoloj.
„Kia superbona societo estas ĉi tie. Domaĝe, ke la duono el la reprezentantoj lasis siajn uniformojn hejme, oni rekonas ilin nun tiel malfacile. Parenteze, estas kurioze, kiom da malnovaj konatoj mi renkontis hodiaŭ en Ĝenevo . . .
„Jes, vere kortuŝajn vortojn parolis Onklo Arturo!¹ Ni bezonos nun iom da tempo, antaŭ ol ni niaflanke povos rekomenci la atakon . . . fi! mi kontrolu pli bone miajn eldirojn, estante inter tiu ĉi pacema societo. . . Sed, mi celis kompreneble diri: . . . antaŭ ol ni niaflanke povos argumenti pri kelkaj necesaĵoj! Tre domaĝe, ĉar la somero jam alproksimiĝas k la somera sezono estas ĝis nun ankoraŭ la plej konvena militotempo . . . Fulmotondro! denove mi erarparolis. Ni ne volas militon, ni deziras pacon k ĉar ni volas pacon, ni preparas nin al . . . Diable! estas malfacile, kiel oni nuntempe devas kontroli siajn eldirojn. . .»
A. E. (15 700).
¹ T. e. Henderson (Red.)
Kelkaj el la artikoloj aperantaj en „S-ulo» estas nur tial pseŭdonime subskribitaj, ĉar la verkintoj deziras gardi sin kontraŭ persekutoj.
— página 7 —
SENNACIULO — 137
SENNACIULA LIBERPENSULA PAĜO
Redakcia adreso: ADOLF WALDMANN, Illerstr. 8, BREMEN, Germanio.
Jen kiel la kristana eklezio ricevas monon.
II.¹
Alia fakto: Juna knabino antaŭ ne longe mortis en Karmel pro frosto k senzorgo. Bona afero por la eklezio. Oni disvastigas la kulton al tiu junulino Terezo Martin. Misiistoj konvertas al tiu kulto indiĝenojn en malproksimaj landoj. Brazilianoj donacas seĝon el oro, pezanta kvardek-kvin kilogramojn. Oni ĝin promenigas dum la tagoj de procesio sur aŭtomobilo. La okazo estas ekspluatata tute moderne. Dum la ritaj ceremonioj oni ne lumigas vaksokandelojn, sed elektrajn lampetojn, kiuj estas des pli lumpovaj, ju pli la donacoj estas grandaj. Girlandoj elektraj ĉirkaŭas la statuon de la sanktulino, aŭtomata aparato ricevas la monerojn de unu franko, kiujn oni en ĝin metas k dum tridek sekundoj la floroj lumas pro dankemo de sankta Terezo.
Sed la piafekto al la „rozo de Lizje (Lisieux)», alia mirindaĵo, postulas, ke oni starigu bazilikon je kosto de okdek milionoj da fr. frankoj. Oni petegas por tio konstante al la riĉuloj k malriĉuloj monon k monon laŭ la ritmo de 40 000 ĝis 50 000 fr. fr. semajne. Sed tio ne sufiĉas. La sanktulino estu festata en la tuta mondo. La abato Garibo, paroĥestro de Leoĵak-Montoban (Leojac-Montauban) en Sudfrancio, petas monoferojn por la starigo de preĝejo je la nomo de Terezo de la Infano-Jesuo; la nova konstruo kostos nur 400 000 fr. fr. Oni akceptas la materialajn donacojn, malnovajn juvelojn; estas promesata al la donacantoj de pli ol mil frankoj, ke ilia nomo estos skribita sur la ŝtonoj de la konstruo k oni preĝas ĉiudimanĉe por la donacintoj. La eklezio scias bonege ekspluati la malvirtojn k vantemon de la homoj.
Laŭ la ĵurnalo „Libera Penso» (Libre Pensée) kompilis 12 642.
¹ Vd. ankaŭ la n-on 382.
Proleta „Pasko-festo»:
Ne kredo — sed scio!
J. Burger. — Laŭ la Volga-melodio.
„Paskofesto, — jen la tago, kiam Kristo savis nin!» — diras pastroj al popolo; — nepensuloj kredas ĝin.
Kiu diras la fabelon pri „farita» homa sav’? Nur trompistoj ĉiam sataj, eble ankaŭ stulta sklav’.
Ili jam de du jarmiloj kun la sama fanatik’ igas kredi je saviĝo en nebula mistifik’.
La rezulto de ĉi kredo: Luksa viv’ por parazit’, sed por produktantaj homoj vivo en mizer’ k ŝvit’.
Tial for la iluziojn, ke nin savus religi’; ili ĉiuj senescepte servas nur al reakci’!
Ne la kredo, — sed scienco, homraci’, revoluci’ estas la saviloj, kiuj gvidas nin al novsoci’!
El la tuta mondo.
Usono.
En Usono oni festas ĉiujare „dankotagon», kies senco estas: Danko al dio pro bonfaroj.
Antaŭ la lastjara dankotago sendis la usonaj liberpensuloj publikan leteron al prezidanto Huver (Hoover), kiu tekstas jene:
„Estimata sinjoro prezidanto!
Tre ĝentile ni proponas, ke la tradicia dankotago en tiu ĉi jaro ne okazu pro jenaj kaŭzoj:
1. Seko. La usona popolo ĵus suferegis pro la plej longedaŭra k plej etendita seko en la historio de nia nacio, kiel konstatis la agrikultura oficejo. Dankdiroj devas esti bazitaj sur faktoj; dankon meritas riĉaj rikoltoj. Pro sunbruligitaj grenkampoj oni ne bezonas danki.
2. Senlaboreco. Milionoj da familioj estas en mizero; ĉar iliaj nutrantoj ne povas trovi laboron. Ili staras antaŭ vintra malsato k sentas kiel mokegon danki pro neokazintaj bonfaroj. Postuli de la kamparanoj, trompitaj je siaj rikoltoj, postuli de la senlaboruloj, trompitaj je siaj salajroj, en tiu ĉi terura tempo ankoraŭ danki al dio: Tio signifas, postuli krom maljustaĵo mokegon!
Ŝajnas al ni pli oportune, anstataŭ dankotago enkonduki „riproĉtagon».
„Ateisto», 1. XII. 1931.
Meksikio.
Episkopo Paskual Diaz elvokis la pastraron k la loĝantaron: Rezistu kontraŭ la nova leĝo, laŭ kiu la nombro de la pastroj estu tiom malaltigita, ke por 50 000 homoj nur estu unu pastro. — En Meksiko pro tio la nombro da preĝejoj devas malkreski de 244 al 219.
„Vezer-gazeto Bremen», 31. XII. 1931.
Laŭ ordono de la meksikia registaro estas arestitaj pluraj katolikaj pastroj, kiuj pekis kontraŭ la leĝoj rilate al la eklezio. — Lastatempe la kontraŭeco inter ŝtato k eklezio denove akriĝis. Laŭ ordono de la registaro katolikaj instrudiplomoj estas neagnoskitaj.
„Popolgazeto Bremen», 2. I. 1932.
Hispanio.
La nova konstitucio nun estas preta. Laŭ oficiala publikigo de la 11. decembro 1931 la teksto maldetale estas jena:
- Disigo de ŝtato k eklezio.
- Ŝtata kontrolo super la tuta instruado.
- Elpelo de la jezuit-ordeno k konfisko de ĝia propraĵo.
- Neniaj subvencioj aŭ monsubtenoj por la ekleziularo post paso de du jaroj.
- La parlamento konsistas el unu sola Ĉambro.
- Universala voĉdonrajto tiel por viroj kiel por virinoj.
„Ateisto», 1. I. 1932.
Sovetio.
La „Kontraŭreligia Radio-Universitato» por grand-distanca instruado en Moskvo nun laboras tutplene en la servo de la kontraŭklerika propagando. La sendoj okazas en rusa k ankaŭ en germana lingvoj. — La katolika ĉeforgano „Germania» de la 18. 12. 31., kiu raportas pri tio, timas „detruon al la eŭropa kulturo» k postulas, per ĉiuj rimedoj akre kontraŭbatali la sendstacion.
11 761.
Germanio.
La nombro da eksiĝoj el la eklezio konstante kreskas. Oni taksas, ke nur en Berlin-centro dum la jaro 1931 eksiĝis 30 000 personoj. Kompare kun la jaro 1930 tio estas pliiĝo je 5000 personoj.
„Liberpensulo», 16. I. 1932.
Aŭstrio.
Unu el la plej fervoraj protektantoj de la Danubofederacio estas la prelato Sajpel (Seipel), kiu kiel katoliko deziras surtronigi tie Otto v. Habsburg. Samdirekte celas lia subteno al la „Heimwehr»-movado (aŭstriaj faŝistoj), kies disigon li malhelpis. — La socialdemokratoj supozas, ke la „Heimwehr» baldaŭ denove surprizatakos.
„Fajrero», 8. I. 1932.
Vatikano.
La administranto de l’Vatikano intervjuis redaktoron de l’„Stampa» (grava itala gazeto) k sciigis lin: La papo instaligas 5000 novajn pastrajn bienojn en Sardinio, Sicilio k Suditalio. — La Tempo (Le Temps), kiu raportas pri tiu intervjuo, konstatas, ke la instalo de unu tia bieno kostas ĉ. 100 000 lirojn. Do la sumo de l’kostoj estas 500 milionoj da liroj (ĉ. 100 milionoj da gmk.).
„Fajrero», 8. I. 1932.
— página 8 —
138 — SENNACIULO
TRA ESPERANTIO
Publika letero al kompartiaj SAT-anoj.¹
VI.
Karaj K-doj,
tre bone mi komprenas, ke via situacio en SAT estas iom speciala: la plimulto el viaj sampartianoj ja forlasis nian Asocion k kelke da ili eĉ krude ĝin atakas kiel „kontraŭrevolucian» organizon. Plie ili klopodas por starigi alian mondorganizon en formo de Internacio. Kaj tamen vi volas resti same fidelaj al via partio kiel al SAT. Ĉu ne estas ia kontraŭdiro en tio? „Ĉu por defendi SAT-on, mi devas ataki mian partion?» vi demandas . . .
Nu, ĉar vi povis malgraŭ ĉio resti fidelaj SAT-anoj, tio klare montras, ke en via menso forestas partia fanatiko; ke vi povas senpasie aŭskulti diversajn vidpunktojn; vi do konstatis, ke neniam ni rilatis malamike al via partio k al Sovetio. Rebatante atakojn de kompartianoj, tio neniel signifas, ke ni agis mallojale al la komunismo. Nur malsinceruloj aŭ supraĵe pensantaj homoj povas identigi iun ajn partianon kun lia partio, identigi CK de SEU kun Sovetio. Estu do tute trankvilaj: estonte kiel estinte SAT restas lojala al la komunismo, same kiel al ĉiuj aliaj tendencoj el la proletaro, kiuj agnoskas la klasbatalon kiel historian fakton k kiel faktoron en la emancipo de l’laboristaro. Kaj se okaze ni mallaŭdas gvidantojn de laboristaj organizoj pro tio, ke ili ignoras esperanton, ni celas nur atingi, ke ili agu pli konsekvence. Ĉiuj ja sin nomas „internaciistoj», sed ili faras nenion por faciligi la rilatojn inter proletoj el diversaj nacioj . . .
Kaj vi riproĉetas, dirante: „Vi ne devus eksiĝi el la kompartio. . .» Eble vi pravas; sed oni tamen ne forgesu, ke antaŭ mia eksiĝo ekzistis alia opozicio: anarkistoj k socialistoj riproĉis kun ŝajna — nur ŝajna — pravo, ke SAT estas ia maskita filio de Komintern. Ĉi-okaze mi faru konfeson. En la jaro 1924 mi havis espereton, ke tiu Internacio interesiĝos pri la mondlingva problemo. Ĝia tiutempa sekretario, Bela Kun, petis al la Esperantista Komfrakcio raporton pri nia movado. Mi mem verkis ĝin² en franca lingvo k havigis al la koncerna Instanco en Moskvo. Kredeble la verkaĵo trafis en iun arĥivejon, kie ĝi nun eble kuŝas ankoraŭ.
Post multaj klopodoj sen aliaj rezultoj ol platonaj diroj de simpatio por nia movado mi firme konvinkiĝis, ke partiaj instancoj, ĉu komunistaj, ĉu socialistaj, neniam serioze okupiĝos pri nia afero, prenante sur sin la propagandon, instruadon k aplikadon de esperanto. Plie, perdinte la esperon, ke la diroj de famuloj kiel Romen Rolan aŭ Barbus povas forte antaŭenpuŝi nian aferon, mi ĉesis klopodi por akiri tian subtenon. Sed almenaŭ rimarku, ke tiutempe neniu el la plej ortodoksaj kompartianoj riproĉis al mi pro tio, ke, ekzemple, nia IIa Kongreso estis sub la patronado de pacisto kiel Romen Rolan k la IIIa sub tiu de alia pacisto, Ajnŝtejn . . .
Nu, pardonu tiun deflankiĝon. Fakto estas, ke neniam ĉe kongresoj de Komintern estis diskutata la mondlingva, la esperanta afero. Sekve la kompartiaj SAT-anoj neniel povas agi tiurilate kontraŭ instrukcioj de sia partio, kiam ili laboras en la esperanta movado.
Estas ja vere, ke Komintern instrukciis al siaj membroj, ke ili akiru la gvidadon en „ĉiuj» laboristaj organizoj, por tie akceptigi la politikan vidpunkton de la partio. Mi ne diskutos, ĉu tia taktiko estas ĝusta aŭ ne; sed mi havas la konvinkon, ke en tiu okazo la respondecaj gvidantoj de Komintern tute ne pensis pri nia mizera esperanta movado. Kiam estis farita tiu decido, ĉeestis neniu esperantisto por starigi la demandon: „ĉu valoras ankaŭ por la SAT-movado la menciita instrukcio?» Se troviĝus tie saĝa esperantisto por fari tiun demandon, estus facile al li montri, ke nia movado havas tute specialan karakteron, ke ĝi ne estas, k bedaŭrinde ne povas baldaŭ esti „amasmovado» k sekve, ke la komunistaj SAT-anoj devas tie havi alian sintenon ol en aliaj organizoj.
Sed mi bone komprenas, ke „certaj» personoj scipovis bonuzi tiun instrukcion k la fakton, ke mi ne plu havas partibileton en la poŝo por efektivigi malnovan, neniam rezignitan planon. Pri tio ne necesas insisti, ĉu ne? Mi volas do nur trankviligi vian konsciencon: restante en SAT, vi per tio neniel agas mallojale al via partio. Cetere la gvidantoj de SAT agus kontraŭstatute, se ili kondutus mallojale al la komunisma tendenco; sed ili volas esti k ili fakte estas lojalaj al ĉiuj tendencoj. Ni scias, ke tia pozicio nia estas nefacile tenebla, ke nia tasko estas tre maldanka en la nuna tempo, kiam ĉie bolas partiecaj pasioj, kiam la bataloj inter la tendencoj estas ardaj k senindulgaj. Pri tio ni plene konscias, sed ni gardas la esperon, ke venos pli oportunaj tempoj; ni almenaŭ havas la firman konvinkon, ke ne ekzistas alia bazo, por ebligi harmonian kunlaboradon inter diversaj tendencoj ol tiu, kiu kuŝas en la SAT-Statuto . . .
Estu do tute certaj, karaj K-doj, ke neniam vi aŭdos de mi la konsilon eksiĝi el via partio, por esti lojala SAT-ano. Tute male, restu tie k defendu okaze la SAT-vidpunkton; vi estu la pioniroj por estonta rekuniĝo de ĉiuj proletaj esperantistoj.
Kun ruĝfrata saluto de via
E. L.
¹ Komparu la n-ojn 376—383 de „S-ulo». ² Tiu raporto (kun kelkaj aliigoj) eĉ aperis broŝure kiel eldono de la franca L.E.A.: La Langue Internationale, ce que tout militant ouvrier doit connaître de la question. 70 pĝ. Prezo: 3.50 fr. fr., havebla ĉe Fédération Espérantiste Ouvrière, 115, Bould. Châteaudun, Montreuil-sous-Bois (Paris).
Al la tuta SAT-anaro.
Nun, ĉar la Protokolaro pri la 11-a SAT-kongreso en Amsterdamo estas preta, ni kuraĝas pri tio informi vin. Vi certe pensis, ke ĝi neniam aperos k jam suspektis la SAT-aparaton aŭ eĉ la SAT-direkcion pro la troa malfruiĝo en la apero de ĉi tiu raporto.
Se iu(j) el la respondecaj personoj estus kulpa(j), tiam kulpus la subskribintoj, la anoj de l’Organiza Kongresa Komitato. Tiuj komitatanoj ja promesis al la SAT-direkcio prizorgi la eldonon de l’Protokolaro.
Post esploro pri la kostoj (ankaŭ en eksterlando) ni decidis presigi la broŝuron ĉe la presisto, kiu ankaŭ prizorgis la eldonon de la kongreslibro. Tiu presisto same presas la organon de la Nederlanda LEA ktp. Li promesis al ni pretigi la broŝuron je 1.—15. novembro pasintjare. Post kiam li ricevis 1/2 de la sumo, li ne plu rapidis k ne estis eble, malgraŭ ĉiutagaj vizitoj k minacoj, akiri pli rapidan liveradon.
La LEA-estraro kulpis tiurilate k decidis, ke ĝiaj organo k presaĵoj ne plu estu presataj de tiu fuŝeganta presisto. Tio efektive de nun jam ne plu okazas.
Do tiel statis la afero. La monon la O. K. K. posedas, k ĝi faris ĉion por ke la afero solviĝu. Nek la administracio, nek la direkcio, nek iu ajn el la SAT-aparato malhelpis la ĝustatempan aperon. Nur estis la kaŭzo, ke ni fidis presiston, kiu jam dum multaj jaroj liveras al la lab. esp-istoj la necesajn presaĵojn.
Nun la Protokolaro aperis. Ĝi estas sufiĉe interesa, grandlitera, do bone legebla, tre dokumentita. Vi do legu ĝin. Refreŝigu vian memoron.
Por la O. K. K.: Piet Krijt (14 593, kasisto de O. K. K.) H. W. Alings (13 025, red. de Lab. Esp-isto. O. K. K.-ano.)
Ni konsentas ĉi-supran deklaron: Por la Federacio de Lab. Esp-istoj en la regiono de l’nederl. lingvo: F. Faulhaber, prez. — A. Veen, sekr.
— página 9 —
SENNACIULO — 139
Komuniko de la Direkcio.
En la lastaj semajnoj deklaris sian eksiĝon el la Direkcio K-doj Aber (55) k M. Desŭa (Dessoit) (7767) pro troa okupiteco k forloĝiĝo de Parizo. Ambaŭ tiuokaze perletere esprimis sian fidon al la laboro de la kolegoj el la Direkcio, kun kiuj ili kunlaboris en plena interkonsento dum pluraj jaroj.
Konforme al la regularo pri funkciado de la Plenum-Komitato, la SAT-anaro en la urbo de l’sidejo de la Direkcio, en Parizo, estis kunvokita k elektis unuanime la 22-an de februaro kiel anstataŭantojn por la du eksiĝantaj direkcianoj K-dojn Devaren (Devarennes) (11 991) k Bartelmes (1768), kiuj akceptis la elekton.
La kunvenintaro profitis la okazon, por konfirmi sian plenan fidon al la Direkcio k ĝin peti, ke ĝi daŭrigu gvidi la Asocion laŭ la ĝisnuna, laŭstatuta maniero.
Ni helpu nur la viktimojn de l’klasbatalo!
Laŭ artikoloj 34 k 36 de la Statuto de SAT k laŭ plej simpla solidara sento, ĉiu membro de la Asocio devas ĉiel helpi K-don, kiu petas servon por vojaĝo, dungiĝo, ktp.
Estas kompreneble, ke esp-istoj estas pli gastemaj ol la ordinaraj laboristoj, ĉar ili ŝatas renkonti homon, kiu venas el alia lando k, informiĝante pri la vivo socia en alia flanko de la limo, ili ĝojas akcepti lin hejme k provizi lin per bonaj nutraĵoj k ofte per iom da mono por ebligi, ke li kviete daŭrigu sian veturon al alia loko.
Tion Ljonaj (Lyon-aj) SAT-anoj ĉiam sentis k ili faris la tutan eblon por eviti al vizitantoj malagrablan restadon en la urbo. Jam de 10 jaroj pasis certe pli ol 100 K-doj, kiuj estis kiel eble plej fratece akceptitaj.
Ni volus fari same, eĉ ni volus inviti eksterlandajn samcelanojn veni en Ljonon, sed la nunaj ekonomiaj cirkonstancoj devigas nin atentigi la vojaĝemajn K-dojn.
Francio, ĝis lastaj monatoj, staris ekster la senlaboreca krizo; pli malpli bone, laboristoj povis vivi kun sufiĉe altaj salajroj. Dum aliaj landoj suferis pro senlaboreco, Francio vigligis sian produktadon k industriistoj ne atentis, ke la aĉetopovo de la laboristoj malpliiĝis. Fabrikoj fermiĝis; bankoj k grandaj entreprenoj bankrotis; laborejoj privilegiaj nur laboras 2—3 tagojn dum la semajno. Se la oficiala statistiko montris nur 30—35 000 senlaborulojn en 1930, la ministerio de laboro devis sciigi, fine de 1931, ke la nombro da asekuritaj senlaboruloj atingis 250 000; plie la ministro konsentis, ke la ĝusta nombro da senlaboruloj superas milionon k la nombro da partaj senlaboruloj (t.e. laboristoj, kiuj laboras nur 20—25 horojn semajne) atingas du milionojn.
El ĉiuj partoj de Francio, Ljono k Sud-orienta regiono estas plej severe tuŝataj de la krizo. Ne nur la silka industrio, sed la metalurgia, la minista, la lignaĵista k aliaj fakoj estas pli k pli tuŝataj k oni povas diri, ke la laborista klaso nun suferas en mizero, ĉar la subteno de la urboj estas ridinde nesufiĉa. En la esp-ista medio svarmas la senlaboruloj, kiuj ne povas pagi sian kotizon al loka Esp. Lab. Grupo k al SAT.
Spite tre granda deziro helpi K-dojn trapasantaj la urbon, Ljonaj SAT-anoj devas averti vojaĝemulojn, ke ili ne trovos tie la atenditan helpon. Kiam ni ĝuis pli bonajn cirkonstancojn, ni ne hezitis preni el la monujo la necesan rimedon por gastigi la alvenantojn k por meti en ilian poŝon kelkajn dekojn da frankoj. Hodiaŭ, ĉar ni troviĝas en la sama situacio, kiel niaj vizitantoj (kiuj iras de urbo al urbo, ĉar en ilia lando ia okupo estas netrovebla), ni estas devigataj decidi, ke ni nur atentos pri la K-doj, kiuj foriris de sia lando pro tre grava motivo. Ekzemple, politika elmigrinto estas ĉiel subteninda k por li ni prenos el nia malgranda havaĵo por eviti, ke li malsatu k estu kaptata de la polico. Tiaj K-doj povas esti laboristoj, kiuj forkuris faŝismon aŭ landon, kie ilia vivo estas en danĝero pro batalo kontraŭ policistoj. Ni memoras, ke en 1922—25 ni helpis K-dojn, kiuj estis en tiaj kondiĉoj.
Tro ofte vizitis nin K-doj, kiuj nur emis aventurojn k vojaĝojn; ni ne bedaŭras, sed ni opinias, ke veraj klasbatalantoj ja meritas unue nian solidaron. Cetere, en la nuna epoko, kiam la krizo fariĝas tutmonda, kiam kapitalista sistemo tremas ĉe sia bazo, necesas, ke ĉiuj laboristoj agu por fruigi la falon de l’burĝa socio. Ne vagante, sed agitante en siaj revoluciemaj organizoj, senlaboruloj penos por ĉesigi sian suferon. Kaj se el la nuna krizo povus rezulti la starigo de nova socio, ni fierus k senhezite invitus K-dojn veni en nian urbon, kie ili trovus ĉion necesan.
Esperantista Laborista Grupo de Ljono (Lyon) k SAT-Rondo.
EN NIA MOVADO
KRONIKO
Britio. Laŭ klopodoj de K-do Stej al la regiona (suda) konferenco de Sendependa Lab. Partio (ILP) estas prezentita propono de la Bournemouth-a sekcio de ILP, kiu rekomendas uzi internaciskale esp-on en la organizaj rilatoj k agiti por ĝia instruado en elementaj lernejoj. Ĝi estas presita sur la tagordo de l’nomita k ankaŭ de la Nacia konferenco de ILP. (2978.) — Germanio. Görlitz. Vintra kurso kun 20 p. Fako ĉe radio-ekspozicio. La sindikatoj ignoras nian agadon k ne volas rilati kun ni. (5320.) Weisswasser. Ekzistas du grupoj, kiuj organizis kursojn. Lauban. 3 kursoj, unu ĉe komunistoj (ĉ. 30 p.), unu ĉe socialistaj unuiĝoj (20 p.); unu ĉe „Ruĝaj Falkoj“ (soc. junuloj) kun ĉ. 20 p. Marklissa. K-do 5320 gvidas kurson ĉe Laborista Gimnastika Unuiĝo. Schönberg. 12 kursanoj en senpaga lerneja ĉambro. La kurso estas aranĝita helpe de loka lab. gimnastika unuiĝo. Magdeburg. K-do Lerfiner [?] el Lajpcig paroladis la 31. januaro ĉi tie pri la celoj de SAT. Ĉiuj lokaj esp-istoj estis invititaj. Ankaŭ venis SAT-anoj el la ĉirkaŭa regiono. Ĉiuj estis kontentaj pri la al- k el-parolado de K-do L. Ni esperas nun havi pli grandan sukceson ol antaŭe, ĉar, kvankam ni multe elspezis por flugfolioj, afiŝoj ktp., la rezultoj estis nur malgrandaj, tial ke la loĝantoj ĉi tie ne emas lerni esp-on. Je la 2. marto okazis la malfermo de nia nova hejmo (Grünearmstr. 14), en kiu estas sufiĉe da loko por multaj esp-istoj, kiuj espereble plenigos ĝin en estonta tempo. (O. Görisch, 17 424). — Svedio. Eksjö. Kurso kun 20 p. komenciĝis dum jan. en la popoldomo. Eskilstuna. Ekzistas nun en la regiono 12 studrondoj, nome 4 daŭrigaj kursoj de ABF k 1 por komencantoj. 1 komenca kurso en Rekrane, 1 komenca k 1 daŭriga en Torshälla, same tiaj en Skogstorp. Koresp. kurso en Hällybrunn. Hälsingborg. 9 kursoj kun ĉ. 180 p. (inter ili multaj dungitoj en komerco). Regula klubgazeto „Modestulo“. Stokholmo. Jarkunveno de l’lab. esp. klubo okazis la 15-an de jan. Aprobataj estis la estrar-raportoj. La klubo enskribis sian centan membron en la jarkunveno. (Laŭ Sveda Lab. Esp.)
Sportuloj! Notu!
. . . Ke la jara Spartakiado organizata de Sportfederacio de Laboro (francia filio de Ruĝa Sportinternacio) okazos en Ljono (Lyon) de la 14. ĝis 17. julio 1932.
Dum tiuj sportaj renkontiĝoj okazos maĉoj de piedpilko, piedkuroj, biciklet- k motociklo-kuroj, ktp inter plej bonaj sportuloj de laboristaj kluboj de Francio, Belgio k Svisio. Povas partopreni tiun manifestacion ne nur la membroj de Ruĝa Sport-Internacio, sed ankaŭ la anoj de Lucerna Internacio. El tiu granda renkontiĝo, kiun partoprenos certe pli ol mil sportuloj, rezultos la elekto de la delegitaro al tutmonda Spartakiado en Moskvo (1933).
Esp-istoj, disvastigu tiun informon en via rondo, en organizoj k gazetoj de via urbo. Petu sciigojn al: Fédération sportive du travail, Salle de l’Europe, 320, cours Lafayette, Lyon (Francio).
Membro de subtena komitato de la Spartakiado, SAT-ano 132.
La protokolaro pri la XI-a SAT-Kongreso en Amsterdamo.
112-paĝa interesega dokumento, fine aperis.
Ni memorigas, ke ĉiuj SAT-anoj k „S-ulo“-abonantoj, kiuj sendis la monon por la afranko, (t. e. 0.15 mk. g. aŭ egalvaloro) al la Administracio, havas rajton ricevi la broŝuron por si senpage.
Pliajn ekzemplerojn oni mendu varbcele; por ili ni fiksis la nuran memkostan prezon, kiu estas 0.30 mk. g. aŭ 1.50 fr. fr., 0.20 guld., 0.10 cendoj, 3,6 pencoj aŭ egalvaloro. Oni aldonu 50 pocentojn por la afranko.
Nederlandanoj mendu ĉe K-do J. Minke, Veeteeltstr. 156, Amsterdam-W.
— página 10 —
140 — SENNACIULO
RADIO-PROGRAMO:
10. marto: 22.25—22.35, Breslaŭ, Gleiwitz: 10 min esp. por lab-istoj. 11. marto: 22.00—22.30 Minsk, 700 m, informoj (samhore la 14. 3., 17. 3.) 12. marto: 22.05—22.30, Leningrad, 1000 m — informoj. 13. marto: 9.10—9.35, Hilversum, 1875 m — kurso (samhore la 20. 3.). 10.15—10.30, Helsingborg, 229 m — informoj. 15. marto: 20.00—20.10, Tallinn, Tartu: — informoj. 18. marto: 19.00—19.30, Moskvo, 425 aŭ 1481 m — informoj (dube, ĉu la dissendo okazas).
MEMORNOTO
Represis el „S-ulo“:
Industrial Worker, Chicago, 26. 1., mizervintro en Svedio (378/79); Marine Worker, Nov-Jorko, jan., protestu kontraŭ hisp. reg. (372/73); The Open Forum, Los Angeles, 9. 1., Hist. pri mia morto (374/75); La Okcidentulo, Lisbono, kiom kostas al ni la milito (370/71); The Advance, Carlisle, senlaborula gazeto, 29. 1. pri vivkond. en Svedio k Estonio (resumite); Rahva Sona, Tallinn, 3. 2., Ajnŝtejn pri paco (363), militrezisto (370/71), mizervintro (378-379), poezio malaperas (380), 28. 1., esp. en Nederl. (380).
Priesper. artik. k notojn enhavis:
Signalen, Stokh., 28. 1., 4., 2., 18. 2.; Der Volkslehrer, Harburg, 31. 1.; The Labour Woman, Lond., feb. (rubr.); ITF-Bulteno, Amst., febr. (rubr.); Le Populaire, Paris, 15. 2.; The Los Angeles Record, 15. 1.
Pri 12. SAT-Kongreso notis:
Rahva Sona, Tallinn, 29. 1.
Peresper. materialon enpresis:
Rahva Sona, Tallinn; Norrskensflamman, Lulea; Norrlandsfolket, Kiruna; Norrlandska Socialdemokraten, Lulea.
KORESPONDADO
Unu enpreso, simpla trilinia anonceto kostas 0,80 mk. g., ĉiu plia linio 0,50 mk. g. — Grandaj anoncoj kun kadro: po kv. cm. kostas 0,20 mk. g.
ĈEĤOSLOVAKIO
2 K-doj koresp. kĉl, pri socipolitiko k vivreformo. Adr.: V. Kouril, Tluĉna 89, k V. Maŝek, Tluĉna 136 ap. Plzen.
FRANCIO
2 junuloj (23 j.) invitas gejunulojn pasigi la paskajn tagojn en sia ligna domo. Loĝo, 3 manĝoj kostas 15 fr. tage. Ekskursoj. Adr.: Internacia Hejmo Esperantista, Aspremont (A.M.) ap. Nice.
GERMANIO
Socialistaj gejunuloj dez. koresp. kĉl. Gekdoj. Skribu multnombre, ni certe respondos! Adr.: K-do Hub. Cremer, Immengarten 40, Hildesheim.
K-do Walter Schröter, Lomnitz/Rsgb., Nr. 162, dez. koresp-adon en angla, franca k esp. lingvoj, pri ĉ. temoj, kĉl, PI, PM. Certe resp.
K-do H. Kreusel, Kl. R. W. Str. 25/III., Annaberg/Sa., L, PK, PI, bfl., krom Germanio.
4 K-doj koresp. pref. kun gelaboristoj, kiuj laboras en linoleumfabrikoj. Skribu al: K-do J. Koomen, Assendelft.
HISPANIO
Kontraŭ PM de Rusio k Litovio mi sendos PK, PI, librojn, ilustritajn gazetojn ktp. Adr.: Amadeo Ribera, Paseo del Triumfo 82, pral., Barcelona.
Juna hispano koresp. kun Gek-doj en franca lingvo, por pliperfektigi sin, PI. Serioza garantio pri resp. Adr.: Julian Aguilas, Guillem de Castro 38, Valencia.
Ĉiu, kiu vendas al mi 30 aŭ 50 PM el sia lando ricevas la saman kvanton el Hispanio. Resp. formale garantiata! Adr.: Rafael Palomares, Pi y Margall 54, Valencia.
K-doj Petro k Johano Sanllehi, Sallarés 33. Sabadell, dez. ŝakludi per vidaĵkartoj, kĉl. Certe resp.
NEDERLANDO
18 geknaboj (10—14 j.) dez. koresp. kĉl. infanoj. Skribu al: K-dino G. van Essen, Hem (N. H.).
Grupo da finstudintoj koresp. kun tutmondaj Gek-doj, L, PK. Adr.: J. Massaar, Meidoornstr. 45, Leiden.
SOVETIO
K-do J. M. Majorenko, Insitucka 4/41, Kiev, I., kĉl.
SVEDIO
Helpu nin! — El la landoj de l’ 5 mondpartoj nia klubo atendas L, PK, PI, ktp. por letervespero, aranĝota la 25-an de aprilo 1932. Respondos certe. Adreso: Esperanta Klubo, Slöinge.
K-do Nils Rychtar, Värmlandsgatan 5, Karlstad, kĉl. Gek-doj, pri ĉ. temoj, pref. kun sukeraĵisto.
Gekursanoj-klubanoj koresp. kĉl. Ni petas eksterl. Gek-dojn sendu multnombre L, PK, PI. Nepre resp. Adr.: „Laborista Esperanto-Klubo“, poŝtkesto 205, Karlsborg.
16 lernantoj komunistaj dez. koresp., L, PK, PI, kĉl. Skribu al K-do Nils Holmberg, Djursholm 3.
K-do Tore Andersson, 1-a Länggat. 6, Göteborg, interŝ. PI, PM, ktp. Resp. garantiata.
USONO
K-do Alton H. Rogers, Box 672, Marsfield, Oregon, kcl. Gek-doj, pri ĉ. temoj. Resp. ĉiam garantiata.
Socialista Gazetara Informejo Esperantista en Warszawa interŝ. artikolojn, informojn, k fotojn pri politika k socia vivo. Materialo de ni ricevita estos utiligata por socialista gazetaro nialanda por montri praktikan valoron de esp. por proletaro. Resp. al ĉiu garant. Poŝta adreso: Edward Bugajski, Warszawa, Ordynacka 6 m. 8, Polio.
Letervesperon aranĝos klubo „La Internacia Volo“ la 6-an de aprilo 1932. Skribu multnombre! Respondo garantiata! Adreso: Martin Johansson, Tulegatan 37. Sundbyberg. (Svedio).
Alvoko por Korespondado.
Karaj Gek-doj! Ni, laboristoj el la plej granda Kieva maŝinkonstrua fabriko je la nomo de „Bolŝevik“, volas korespondi kun eksterlandaj K-doj. Nia korespondado estas la plej bona rimedo por interŝanĝi niajn sperton k vivatingaĵojn. Nia koresp-ado, interŝanĝo de jurnaloj, gazetoj, ilustritaj kartoj estos tre interesa k memkompreneble facila por ni.
Ni esperas, ke la Gek-doj detale k klare rakontos al ni pri sia vivo k laboro. Ni niaflanke tre volonte rakontos al vi pri nia vivo, konstruado k kvinjarplano en nia lando. Ja plenumo k atingoj de la kvinjarplano ne estas nur la tasko de sov. proletoj, sed tia de l’ ĉiulandaj proletoj. Do finante ĉi tiun mallongan leteron, ni esperas vian baldaŭan respondon. Kun komunistaj k proletaj salutoj en la nomo de la laboristoj de la fabriko „Bolŝevik“. Kovalenko.
P. S. Skribu al ni „KIFINTERN“, USSR, Moskvo 9, poŝtkesto 321 (por Kovalenko).
Samideanoj tutmondaj! 2 j. K-doj bicikle travojaĝos la vastan mondon, emas amikiĝi aŭ letere interrilatiĝi kun multnombraj ges-oj. Bv. t u j skribi al: H. Ebersbach, Leipzig C 1, Waldstr. 42 (Germ.).
[REKLAMO p.10] Nove fondita germanlingva monata gazeto Sozial-Pazifist serĉas en ĉiuj lokoj personojn, kiuj volas vendi la gazeton. Uzu la bonan okazon por helpi la movadon k perlabori monon! Skribu tuj al la distriktredakcio d-ro S. Ziegler, Monningstr. 48, Mülheim (Ruhr)-Speldorf (Germanio). Postulu senkostan provnumeron!
[REKLAMO p.10] K-doj el la germanlingvaj regionoj — atentu! La Socialista Esperanto-Asocio (SEA) por la germanlingvaj regionoj eldonis la broŝuron de K-do E. Lanti LA LABORISTA ESPERANTISMO en germana lingvo. – Aĉetu tuj! Prezo: 0,30 gm. Grupoj ricevas 10% da rabato! Por ĉiuj mendoj, kiuj alvenos en februaro, ni donas 20% da rabato ĉe tuja pago. Vendu ĉi tiun gravan verketon inter la neesperantista laboristaro. Mendu tuj ĉe la SEA-librejo, FRANKFURT a. M. 21, Heerstrasse 85.
ENHAVO
| paĝo | |
|---|---|
| La Ĉin-Japana konflikto . . . | 131—132 |
| La tago de la Pariza komuno | 132—133 |
| Malsatego furiozas en la norda parto de Japanio . . . . . | 133 |
| „Leĝo k ordo“ en Kalifornio . | 134 |
| Striko en Nederlando . . . | 134 |
| Pri la bankproletaro en Germanio . . . . . . | 135 |
| La klasbatalo tra la mondo . . | 136 |
| Reliefaj okazintaĵoj . . . . . . | 136 |
| Malarmado . . . . . . . . . | 136 |
| Sennaciula liberpensula paĝo | 137 |
| Tra Esperantio . . . . . . . . | 138—140 |
Presejo, Oscar Wettig, Gelnhausen (Germanio)
— página 11 —
4 — LA LERNANTO
ANEKDOTOJ.
En la lando de Horti.
Homo estis dronanta en la Danubo k helpkriis. Vane, neniu venis por lin helpi. Subite, frapite de inspiro, li ekkriis per ĉiuj siaj fortoj: — Pereu Horti!!! Tuj la bordkrutaĵoj kovriĝas per homoj, aŭtomobil-boatoj forlasas la bordon k la fortikaj brakoj de l’hungaraj policanoj elŝiras la malfeliĉulon el certa morto.
Ursa fablo.
Ermito, loĝanta en arbaro, amikiĝis kun urso. Iun tagon ili kune migris tra la kampoj. La tago estis varmega, k la ermito laciĝis. „Kara amiko mia,“ diris la urso, „mi vidas, ke vi estas laca. Ni haltu sub tiu arbo k en ĝia ombro vi ripozu iomete. Kaj mi apudsidos k gardos vian dormon.“ Tiel ili faris. Kaj kiam la ermito estis ekdorminta, la urso eksidis ĉe lia flanko k per filika branĉo ventumis lin. Jen alflugis muŝo k eksidis sur la nazon de la dormanto. Ĉagrene la urso forigis ĝin per sia branĉo. Sed tuj ĝi revenis, k kolere la urso ĝin ree forpelis. Sed persiste — tiaj estas la muŝoj — ĝi revenis trian fojon. Tiam la urso ne plu povis reteni sin. „Mizera bestaĉo!“ ĝi kriis. „Ĉu vi ne ĉesos ĝeni mian dormantan amikon?“ Kaj ĝi ekprenis ŝtonon k per terura frapego frakasis la muŝon, sidantan sur la nazo de l’ermito k ĉi-kune la kapon de sia amiko. Memoru: Malsaĝa amiko estas danĝera malamiko. Komunikis 15 195.
POR NIA DISTRO:
Solvo el la antaŭa n-o:
[BILDO p.11 | 18,56,55,81] Mane desegnita krado kun la solvo de la krucvortenigmo; horizontale legeblas i. a. HARMONI, TENDENC, CERAMIK, GERMAN, ABAT, TRANĈIL, MASTRIN, PRAKTIK, HIPOTEK, RUBL, ANORMAL, SATROND, ZINGIBR, MELINIT.
Liter-enigmo.
Al ĉiu cifero respondas unu litero. Al la vortoj ne estas aldonita la substantiva finaĵo, kiu apartenas al ĉiu vorto (escepte tiu sur la 6-a linio). Se oni legas la unuajn literojn de ĉiu vico de supre malsupren, oni ricevas vorton, kiu hodiaŭ estas en la buŝo de multaj homoj.
1 2 4 10 2 5 6 4 Azia reĝo, kiu kontraŭbatalis la romanojn. 2 10 3 6 7 5 „Libera“ eŭropa ŝtato. 3 2 4 6 7 2 Longa preĝa ceremonio 2 4 6 3 2 Ankoraŭ eŭropa lando. 4 6 7 5 9 1 Bicikleto por du personoj. 5 6 7 4 5 Mezepoka poeto. 6 5 6 1 Laŭlegende la unua homo. 7 6 4 10 2 Entenata en la salo. 8 6 10 5 9 7 Per vegetaĵoj surplantita 9 3 5 11 10 6 5 Fantazia lando [loko. plena de riĉoj k abundo. 10 9 8 2 5 Filo de monarko. 11 7 4 6 10 2 Granda nord-amerika lago.
Humoro
Inter pastroj.
Al vilaĝo venis nova help-pastro, kiu antaŭ sia unua dimanĉa diservo petas konsilon al la maljuna ĉefpastro koncerne la lokan diservo-kutimon. Jena dialogo okazas inter la du „piuloj“: La help-pastro: Mi volas scii pri la diservoreguloj ĉi-lokaj, precipe kiom da tempo mi devas surgenue kuŝi en pia preĝado antaŭ la altaro, faronte mian predikon? La ĉefpastro: Ĉi-loke ni kutimas kalkuli ĝis dek; sed en kelkaj aliaj preĝejoj oni eĉ kalkulas ĝis dudek . . . tamen tio ŝajnas al mi granda hipokrito. 12 439.
Diversaj koloroj.
Oni diras, ke la homo fariĝas blanka pro timo, flava pro envio, verda pro angoro, blua pro malvarmo, ruĝa pro kolero k griza pro maljuno.
Singardo k malkuraĝo.
Instruisto: Nu, Marko, ĉu ci povas diri al mi la diferencon inter singardo k malkuraĝo? Marko: Jes, se ni mem angoras, tio estas singardo, sed se iuj aliaj timas, tio estas malkuraĝo. H. B.
Ili ne estas plu.
Pastro rakontis pri la sanktaj sakramentoj. „La sekvontan semajnon mi demandos pri ĉi tio,“ li aldonis. Montriĝis, ke la infanoj, escepte unu el ili, forgesis pri ĉio. „Nu, Viĉjo,“ ĝoje diris la pastro, „rakontu al ni pri la sanktaj sakramentoj.“ „Ili ne estas plu, sinjoro pastro,“ diris Viĉjo. „Kion vi diras, Viĉjo, ili ne estas plu??“ „Ne, sinjoro pastro,“ respondis la knabo, „Hieraŭ vespere oni donis la lastajn al la ŝuisto . . .“ Trad. 14 942.
Ĉe la ĉapelistino.
Klientino: Strange estas, ke ĉe vi mi trovas eĉ ne unu konvenan ĉapelon! Vendistino: Tio estas, ĉar ni havas nur ege modernajn ĉapelojn, k via kapo estas jam tute ekstermoda. Laŭ Sisterona Esperantisto.
— página 12 —
7-a JARO. N-o 3 — MONATA ALDONO AL SENNACIULO — 15. III. 1932
La Lernanto
REDAKTEJO: 14, av. de Corbéra, Paris XII-e :: ADMINISTREJO: Kolmstrato 1, Leipzig O 27
ESTIS IAM . . .
Estis iam viro, kiu havis du azenojn. Ambaŭ devis migri ĉiutage dufoje al la muelejo por alporti farunon. Tio estis ilia laboro, k por tio ili ricevis sian furaĝon. Bonan furaĝon. Ili sufiĉe bone fartis; k nun ili opiniis, ke ilia mastro tre ĝojus, se li havus ankoraŭ malgrandan azenon. Furaĝo ja ne mankis. Kaj post kelka tempo naskiĝis azenido. La mastro ege ĝojis pri tiu amuza besteto. Kiam la maljunaj azenoj iris al la muelejo, saltis flanke de ili la vigla ideto. Ĝi bone kreskis k prosperis por la ĝojo de siaj gepatroj k de la mastro.
[BILDO p.12 | 31,41,67,70] Ksilografiaĵo: laboristoj ĉe diversaj laboroj (melkistino, ĉaristo, laboristoj kun ŝoveliloj, ŝuisto) kaj malsupre dika burĝo, kiu voreme manĝas ĉe tablo kun telero, botelo kaj glaso.
Iutage venis najbaro al la viro k petis lin, ankaŭ por li kunporti la furaĝon, dirante, ke li ja posedas tri azenojn. La viro konsentis; k jen la rezulto! La juna azeno ankaŭ portis du sakojn. Sekve la mastro opiniis, ke li nun povus vendi unu maljunan azenon. Du azenoj sufiĉus. La tria nur manĝus, sed ne laborus. Li vendis la plej maljunan.
Post kelka tempo denove necesiĝis kunporti la farunon por la najbaro. La viro ŝarĝis per tri sakoj ĉiun azenon. La maljuna rifuzis porti pli k deĵetis; la juna portis, ĉar ĝi volis montri sian forton. Ĉar la maljuna ĉiam denove deĵetis, la viro ŝarĝis la junan azenon ankoraŭ per unu sako, ĉar la faruno devis esti transportata hejmen.
Tiel okazis, ke la juna azeno portis hejmen kvar sakojn.
„Ĉar vi estas tiel obstina, mi vendos vin!“ diris la viro al la maljuna azeno. „La juna portas sammulte, kiom vi ambaŭ estis portantaj. Sed ĝi manĝas nur unufoje. Se mi vendas vin, mi nur povas ŝpari, k mia riĉaĵo plimultiĝos.“
La viro vendis la duan azenon k ŝarĝis la junan per la tuta laboro. Al tiu la ŝarĝo kelkfoje ja fariĝis tre peniga, sed ĝi estis juna k ricevis bonan furaĝon. Ĝis . . .
Vespere sidis la viro en sia ĉambro. Li nombris sian monon k ankaŭ prikalkulis, kiom do manĝis la azeno. Li diris al sia edzino: „Mi provos, ĉu mi ne povos ŝpari iom da furaĝo. Kion mi ŝparos, tio estos mia profito.“ Kiel dirite, tiel farite.
Komence la azeno rigardis malkontente. Sed por ne kolerigi sian mastron ĝi sintenis trankvila k daŭrigis labori. La azenon tio ne multe ĝenis, k la viro sidis hejme k ruze ridis. Semajne li nun ŝparis la furaĝon por unu tago, ĉar li donis al la azeno ĉiutage plenmanon malpli da furaĝo.
Denove sidis la viro en la ĉambro k kalkulis k nombris sian monon. Ho, tio estis profitdona. Se li donus al la azeno ankoraŭ plenmanon malpli? „Jes, tio estus ideo. Tion mi provos.“
La azeno ribelis pro tiu ĉi depreno
— página 13 —
2 LA LERNANTO
k ne plu volis labori. Koleriĝinte pro la striko de sia ekspluatato la mastro batis ĝin. Ankaŭ li minacis vendi ĝin. „Aliaj azenoj estas abundaj, kiuj ĝojos labori ĉe mi. Vi ankoraŭ tro bone fartas.“ Ĉar la azeno ne volis plene kolerigi sian mastron, ĝi daŭrigis la laboron. De tago al tago ĝi plimalgrasiĝis. Sed la viro ne vidis tion. Li nur ĉiam kalkulis, kiom li profitis donante al sia azeno ĉiusemajne furaĝon nur por kvar tagoj. Malgraŭ tio la mizerulo plenumis la saman laboron, kiun faris antaŭe du el ĝia speco.
Iutage, kiam la viro volis preni sian azenon el la stalo, la besto estis mortinta. „Domaĝe,“ diris la viro, „ĝi jam bone alkutimiĝis! Nu, ekzistas ja ankoraŭ pli multe da azenoj!“
La viro jam delonge mortis, sed liaj idoj ankoraŭ vivas hodiaŭ. Ili aplikas tute la saman metodon kiel la mortinto; k ĉiuj azenoj, kiuj toleras ĝin, suferas ankaŭ la saman sorton.
Joli. El germana metallaborista gazeto trad. Ŝnurbuŝ (1413).
GRAVA INTERNACIA ENKETO pri senlaboreco k infanoj.
Al niaj Gek-detoj inter la tutmonda infanaro:
En ĉiuj eŭropaj landoj instaliĝis perfide la senlaboreco kun sia akompanantaro de abomenaj malbonsortoj k mizeregoj. En la kamparo kiel en la urboj, ĉie estas la samaj neŝatindaj rezultoj.
Oni unue malpliigis la salajrojn, poste maldungis la plej grandan parton el la laboristoj, viaj gepatroj, gefratoj eble. La aliaj, en la fabrikoj k diversaj laborejoj, laboras nun nur 3 tagojn semajne, eĉ nur du aŭ unu tago(j)n. En la kamparo, oni renkontas preskaŭ la samajn malfacilaĵojn, proporcie, por viv-ekzisto. En Francio neniam okazis tiel terura senlaboreco.
K-detoj el ĉiuj landoj, skribu multnombre! Respondu detale nian demandilon. Ni enpresigos viajn skribaĵojn en nia gazeteto „La Garbo.“
A. — Por la infanoj de urbanaj laboristoj.
Ĉu viaj gepatroj estas senlaboraj? Ĉu kontraŭe ili laboras la tutan tagon? Kiom da salajro ili ricevas ĉiusemajne? Ĉu ili ĉagreniĝas? Pro kio?
Ĉu viaj vivkondiĉoj estas pli malfacilaj en la nuna situacio?
Rakontu pri via nuna familia vivo k elmontru la malfacilojn, kiujn renkontas viaj gepatroj por nutri vin.
Kion diras viaj gepatroj? Rilate al la ĝisnuna organizado de la homaro, kiel vi opinias, ke oni malaperigos k forigos la senlaborecon?
B. – Por la idoj de vilaĝanoj, terkulturistoj.
Ĉu viaj gepatroj nun malpli gajnas ol dum la antaŭaj jaroj? Donu koncernajn produktoprezojn
a) el la lastaj tri jaroj, b) el la nuna tempo.
Ĉu vi jam suferis hejme pro malbona vendado de l’produktoj?
Rakontu pri ĉiutagaj vivkondiĉoj k elmontru la rezultojn sur vian infanvivon, vian laboron, vian nutradon.
Kion diras viaj gepatroj? Kion ili pensas pri tio? Kiel vi persone opinias, ke oni povus ĉesigi tian mizeregon k malaperigi tiajn egajn domaĝojn, kiujn ĝi alkondukas?
Vi eble ne estis k ne estas atingita iel de senlaboreco. Tiam rigardu en vian proksimon k priskribu ion pri malfeliĉa familio de via ĉirkaŭo.
Se ne estas senlaboruloj en via loko, provu klarigi tion.
Kompreneble, tiu demandilo estos por vi, infanoj, nur instiga ideo pri la diversaj temoj, kiujn eble vi pripensos. Estus treege dezirinde, ke vi bone nin informu.
Vi ne estas devigataj respondi per nura nea aŭ jesa sciigo al la demandoj. Prenu folion k skribu iun longan rakonton. Ni tre petas sinceregajn redaktaĵojn. Sendu multnombrajn tekstojn: rekompence ni sendos libretojn, kiuj enhavas belajn rakontojn pri la infanvivo en Francio.
Redakcio de „La Garbo“, interligilo de la infanaro.
Direktu viajn leterojn k aliajn sendaĵojn al nia adreso: K-do H. Bourguignon, instruisto, ĝenerala gvidanto de la Internacia Interlerneja Korespondado, en Saint-Maximin (Var), Francio.
FOR LA ALTAROJN!
H. Weinhengst.
For la altarojn, kiujn sklaviĝemo De homa stult’ konstruis al la di’, Moloĥo kun eterna manĝegemo Kreita de humila fantazi’!
Disrompu la ikonojn k dibildojn, Hontigajn signojn de la malraci’! Forŝiru ĉie la reklamajn ŝildojn De ĉiuspeca firmo „Eklezi’“!
Finfine fermu templojn k preĝejojn! Eluzu ilin por racia cel’! Transformu la mallumajn mistikejojn Je klerigejoj kun suntaga hel’!
For la altarojn! En jarcent’ dudeka Ne estas spaco plu por religi’! Esploru ĉion la scienco seka, La blindan kredon anstataŭu sci’!
LINGVAJ NOTOJ.
Antaŭ kelka tempo oni demandis sin en la Pariza laborista esp. grupo, ĉu esperanto ne iun tagon disfalos en dialektojn. Estis kelkaj kontraŭdiraj opinioj, ne ĉiuj estis optimistaj
— página 14 —
LA LERNANTO 3
tiurilate. Tamen la konkludo estis, ke tiu danĝero de la disdialektiĝo estas evitebla, se ni daŭre k fervore uzadas la lingvon en internacia skalo. Garantio kontraŭ la disfalo en dialektojn estas la pli k pli disvastiĝantaj interrilatoj inter la homoj de l’tuta mondo dank’ al la moderna tekniko (radio, tele-vidado¹, ktp). Tiel oni povas atenti pri tio, ke la por la unueco de la lingvo necesaj kondiĉoj estu plenumataj konstante, nome 1. Unueco en la prononcado (kontrolebla per internaciaj kongresoj, radio, gramofono k.c.); 2. Unueco en la skriba lingvo k tiucele rigora obeo al la ĝeneralaj reguloj sur la bazo de l’Fundamento (evito de privata, arbitra enkonduko de neologismoj;) 3. Evito de naciaj idiotismoj en skribo k parolo. Recenzistoj en esperantaj gazetoj devas senkompate kondamni verkojn, en kiuj estas fuŝata k kripligata la lingvo.
Tia danĝero pri disfalo tamen neniam, eĉ ĉe daŭra k internaciskala uzado, devus esti malatentata; ni supozu, ke esperanto ne egalpaŝe kun la teknikaj progresoj disvolviĝos (kvankam nia espero estas, ke ĝi marŝos egalpaŝe k sin trudos al la moderna vivo). Eksteraj malhelpoj, subpremo fare de registaroj ktp. povus efiki, ke esperanto ankoraŭ longe estos uzata nur malgrand-skale, malgraŭ la fakto, ke la teknika progreso pli k pli rapide malvastigas la terspacon k ebligas senperajn tutmondajn interrilatojn. En tiu okazo la dezirata internacia kontrolado de l’ lingvo-uzado ankaŭ restus ĉiam nesufiĉa k sekve la nomita danĝero ekzistus. —
Multe helpas al unueca uzado de esperanto la evitado de naciaj idiotismoj. Ni citis tiajn en la lasta n-ro sub ĉi tiu rubriko. Ni aldonos ankoraŭ kelkajn hodiaŭ por kompletigo.
Franclingvanoj devas atenti ne uzi la vorton konferenco en la senco de parolado (ĝi nur havas la sencon de kunsido); komencantoj ankaŭ facile emas uzi deveni anstataŭ iĝi, fariĝi (ĉar la nacia lingvo logas al tia uzo). Anglalingvanoj ofte uzas „inĝeniero“ en la senco de maŝinisto (tamen inĝeniero laŭ la esperanta signifo estas persono studinta k kapabla direkti laborojn, konstruadon ktp). Slavlingvanoj, kiuj ne konas en siaj idiomoj la difinitan artikolon (la), devas atenti pri ties korekta uzado; ofte ni trovas eĉ en presaĵoj ĝian mankon, kiam ĝi estas necesa, aŭ ĝian ĉeeston, kiam ĝi ne devus esti uzata. Rusoj ankaŭ emas skribi „jen kial“ anstataŭ tial, trouzi „multe da“ anstataŭ multaj k. s.
Gek-doj! Zorgu pri pura uzado de la lingvo; la pli spertaj kontrolu la malpli spertajn; praktiku la vivantan lingvon esperanto tia, kia ĝi devas esti: senigita de nacieca spirito!
L. L.
¹ Vidado je malproksimaj distancoj.
De infanoj por infanoj.
Ĉu vintro?
Nun estas vintro; sed nun ne estas vintro. Ĉu la atmosfero same freneziĝis kiel jam la tero? Mi atendegas la neĝon tiel kiel la germanoj iam atendegis la belegajn tempojn, al kiuj ilin volis konduki Vilhelmo la II. Mia glitveturilo sekiĝas en la subtegmento kiel mia stomako dum la krizo. Tempoj belegaj!
Egon (10-jara), Berlin-Neukölln.
Miaj pupoj interparolas.
Sekrete mi staris apud mia pupoĉambro. Miaj pupoj babilis. Helenjo diris: „Ho, kia bela vetero, vidu, kiel la suno brilas! Ni iru al la sablejo por foseti.“
„Ne,“ respondis Anjo, „mi estas laca, mi deziras dormi.“
„Pah, vi estas dormemulino,“ rediris Helenjo. „Venu do ludi.“
Anjo: „Vi povas saĝe parolaĉi, via patrino enlitigis vin jam je la 20-a; sed mi devis labori ĝis la 24-a.“
Ŝi kuŝiĝis sur la divanon k tuj ekdormis. Nur la eta ŝpico¹ bojis: Vaŭ vaŭ! Ĝi volis akompani Helenjon, ĉar la bela vetero invitis ĝin.
Edito (11-jara, Neukölln).
La suno.
Malantaŭ la nigra domomuro, vid-al-vide de mia fenestro, loĝas la suno. Se la ĉielstrato estas klara, Ĝi ekbrilas, kaj marŝas la vojon ĝis la najbara domo. Ĝi ridas k egalas al nobla sinjorino, kiu vizitas malriĉajn homojn. Se pluvas, ĝi ne promenas. Ofte la granda fabrika kamentubo ekblovas densan fumegon en ĝian vizaĝon. Nun ĝi ekĉagreniĝas. Ĝi ne ŝatas nian nigran straton kaj venas de tago al tago pli malofte.
Petro (11-jara).
Tri grandeguloj.
Tri grandeguloj staras antaŭ mia lernejo. Ili rigardas tra la klasfenestro. Kiaj malobeemaj infanoj, ili pensas. La geknaboj ja tumultegas k tute ne atentas pri la instruisto. Kion vi volas sur la benkoj k tabloj, vi sentaŭguloj, ili vokas. Ĉu vi volas lerni aŭ kaptludi? Se vi ne baldaŭ silentos, ni sendos bastoneton al via instruisto, iun tagon ili vokis.
Ĉu vi scias la nomon de la grandeguloj? Estas tri grandaj poploj.
Rolf (10-jara).
La materialon por tiu ĉi rubriko komunikis al ni K-do Wittbrodt, lernejestro de senreligia lernejo en Berlin-Neukölln (Rütlistr.); 90 infanoj en tiu lernejo lernas esp-on k legas „La Lernanto“-n. Kiu imitas? Kiu helpas doni mondskalan kadron al tiu ĉi rubriko?
¹ Hundospeco.
[REKLAMO p.14] Je malaltigita prezo: Proletaria Kantaro — 74 kantoj el 22 nacioj. Unika kolekto da laboristaj kantoj KUN MUZIKNOTOJ. 180 paĝoj. Prezo nur: 2 mk.g. SAT, Kolmstr. 1, Leipzig O. 27.
N.º 385, 24 de marzo de 1932
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
8-a JARO, N-o 385 — LEIPZIG, 24. / 3. 1932
[BILDO p.1 | 33,3,68,11] Emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» antaŭ terglobo kun meridianoj kaj kontinentoj.
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
APERAS dusemajne | REDAKTEJO: 14, av. de Corbéra, Paris 12e. – GVIDANTO: E. Lanti. – SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. – ADMINISTREJO: R. Lerĥner, Kolmstr. 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS dusemajne
ŜTUTGART, la urbo de la 12-a SAT-Kongreso.
Ŝtutgart estas unu el tiuj malmultaj urboj, en kiuj ankoraŭ estas konstateblaj signoj pri la diversaj epokoj de l’urbdisvolviĝo de la mezepoko ĝis nuntempa grandurbo. Apud 4—5-jarcentaĝaj konstruoj staras la plej modernaj. Tamen oni povas diri, ke ĉiam pli k pli estas elpuŝitaj la konstruaj atestantoj pri pasintaj jarcentoj. Burĝoj-patriotoj bedaŭras tion. Ili eĉ fondis asociojn por la konservo de antikvaj domoj, monumentoj ktp. Sed laŭ mia opinio tio absolute ne domaĝas, ke malaperas el la urba bildo la malnovaj konstruoj. Povas esti, ke la jarcentaĝaj domoj aspektas tre pentrinde por revuloj k pentristoj. Por proletoj, kiuj kutime devas loĝi en tiaj suspektindaj loĝejoj, certe ne estas agrablo. Volonte ili rezignus tiujn „ĉarmajn“ restadejojn. La homoj, kiuj uzas ilin, estas ĉefe la plej malriĉaj inter la malriĉuloj. Monon ili ne havas, sed multajn dombestetojn: la cimojn. Ni ankaŭ ne forgesu, ke la muroj de la antikvaj domoj estas ofte malseketaj k bona bazo tial por la laborista malsano — ftizo. Do ni ne larmu, kiam la tempo-mezuro de l’disvolviĝo al grandurbo ne haltas antaŭ la romantiko de l’pasinto!
[BILDO p.1 | 26,47,70,70] Panoramo de Ŝtutgart: la urbo en la valo, ĉirkaŭita de arbaraj montetoj.
Kompreneble Ŝtutgart, la ĉefurbo de Virtembergo (Sudgermanio), ankaŭ havas aliajn flankojn. Ni volas esti justaj certe. Ekzistas ankaŭ novaj kvartaloj, eĉ tre modernaj loĝ-kolonioj, sed la simplaj proletoj ne povas lui tiujn loĝejojn pro manko da mono. Estas vere, ke laŭ la regna konstitucio germana ĉiu germano havas la rajton je saniga loĝejo. Sed de kie prenu senlabora proleto la monon, por pagi la altan luprezon? —
La situo de l’urbo mem estas bela. Ŝtutgart troviĝas en larĝa valo, kiun ĉirkaŭas somere florantaj ĝardenoj, vinberejoj k altaĵoj kovritaj per arbaroj. Ĉirkaŭ la deklivoj oni vidas ronde la unufamiliajn domojn de l’ posedanta klaso, dum la laboranta amaso ĉefe loĝas en la valo interne de kvazaŭaj kazernoj aŭ ĉe la periferio de l’urbo, apud la fabrikoj mondkonataj de Boŝ (Bosch), Dajmler (Daimler)-Benz k aliaj. Kvankam la naturo favoris la urbon Ŝtutgart, ankaŭ per sanigaj mineralfontoj, tie estas multegaj homoj, kiel cetere en la tuta kapitalista mondo, kiuj vegetas en la ombro de l’vivo. Miloj da senlaboruloj malfeliĉe travagadas la urbon, serĉante laboron k panon. Pluaj miloj da laboristoj devas festi ĉiusemajne 3—4 tagojn. Grandega estas la mizero. Tiuj certe ne multe ĝuos la belegajn parkojn, promenadejojn k gigantajn konstruojn. Intestbruas la stomako de l’ laborantoj, sed ankoraŭ devigas la ŝtata perforto. Ĉiuj manifestacioj surstrataj estas malpermesataj depost monatoj. Kaj la malakordo de l’proletaro malhelpas la rapidan liberigon de la subprematoj k antaŭenmarŝon al la socialismo; kontraŭe la faŝismo prosperas!
Kun 11 antaŭurboj Ŝtutgart hodiaŭ nombras proksimume 400 000 loĝantojn. Laŭ la oficiala statistiko Ŝtutgart montras bonajn sanecajn cirkonstancojn. Tio devenas ne laste ankaŭ de la diversaj laboristaj arbarhejmoj k naĝejoj, sunbanejoj, ripozejoj, kiujn kreis la proletoj al si mem en liberaj horoj k per propraj rimedoj. La urbo estas fondita verŝajne en la 12-a jarcento. Almenaŭ ekzistas dokumento el tiu tempo. Ĝi estiĝis el iama ĉevalbredejo (Ŝtute = ĉevalino). Jam la iama Roma Imperio havis establojn apud Ŝtutgart.
La historio de l’urbo estas tre interesa. Okazis en pli frua tempo ribeloj k sennombraj militaj implikaĵoj. Dum jarcentoj regaĉis sangelsuĉanta, malŝparema, malvirta aro da nobeloj, kiuj senindulge tiranis la popolon. Manpleno da famili-aristokratoj ekspluatadis la potencposedaĵon kiel eble plej por si mem. La „malnova“ kastelo, de kiu antaŭ kelkaj semajnoj forbrulis parto, estis la fortikaĵo por la vampiroj. Cetere la brulo estas bedaŭrinda, ĉar ĝia estingo postulis tri anojn de l’fajrobrigado kiel viktimojn. Pli ol 40 fajrokontraŭbatalintoj malsaniĝis pro la fumo. Kaj tre interesaj k valoraj dokumentoj nepublikigitaj, kiujn posedis la mortinta ŝtata prezidanto Vilhelmo Blos (socialdemokrato), estas detruitaj. Ĉi lasta interrilatis siatempe kun la plej bonaj cerboj de l’germana k inter-
— página 2 —
142 — SENNACIULO
[BILDO p.2 | 12,6,51,27] Foto de placo en Ŝtutgart kun alta kolono meze, ĝardenaj partoj kaj konstruaĵoj kun turoj fone. Subskribo: STUTGART. — La kastelplaco k la malnova kastelo.
nacia laboristaj movadoj. Blos, historiisto, estis batalkamarado de Vilhelmo Libkneĥt k Bebel. Ankaŭ li estis amiko de Karlo Marks, Frederiko Engels, de l’liberecana poeto Frajligrat k m. a.
En la jaro 1503 la 16-jara duko Ulriĥ ekkaptis ekz. la direktilon de l’ registaro. Li kondutis freneze. La multekostan kortegvivadon li kompletigis per koruptita administracio k maljusta juĝdecido. Monstraj elspezoj k absurda lukso estis la signoj de lia regado. Senpune la moŝtuloj aplikis ĉiun ajn perforton kontraŭ la popolo. Stratrabo k seksatencoj estis ĉiutagaj okazaĵoj k servis al ili kiel distrado. Ĉiujn devis pagi la popolo. La despotoj praktikis fervore ĉiuspecajn metodojn por trompi la subulojn. Ili inventis impostojn k tributojn, por pagi la ŝuldojn. Moneroj estis malpli valorigitaj, la dogano por vino estis altigita. La mezuro k pezo estis reduktitaj. Ne estas mirinde pro tio, ke tiam kreskis pli k pli la indigno inter la popolo. En la proksimo de Ŝtutgart formiĝis sekreta interfratiĝo de la kamparanoj, „La malriĉa Konrado“; domaĝe, ke ilia ribelo malsukcesis en 1514. Multaj estis mortigitaj aŭ suferis en karceroj k ekzilo. Sed kelkajn jarojn poste la popolo leviĝis denove k forpelis la „de dio senditan dukon“.
La sekvintaj princoj havis la ŝancon, refoje trompi la loĝantojn. Regis terura teroro. Hetajroj de l’regintoj elrabis la subpremitojn ĝisnude; organizitaj homraboj okazis sub la reĝimo de l’duko Karlo Eŭgeno, kiu cetere ankaŭ vendis siajn subulojn kiel „kanonnutraĵon“ al eksterlandaj ŝtatoj. La liberalan poeton Ŝubart li katenigis en malhela karcero dum 10 jaroj. Kaj sub tiaj impresoj Ŝiler verkis poemojn. Kiam Ŝiler publikigis sian dramon „La rabistoj“, kiun li unuafoje legis sekrete inter amikoj en la Ŝtutgarta arbaro, tiu sama duko malpermesis al li plue poemi, k la dum la juneco estinta revolucia verkisto Frederiko Ŝiler devis rifuĝi el Ŝtutgart. Tiel aspektis la libero ankaŭ ĉi tie!
Kiel kongresurbo Ŝtutgart estas tre konata. En la j. 1907 (ĝuste antaŭ kvaron-jarcento!) okazis en la urbo tiu kongreso de la IIa Internacio, kiu akceptis la faman rezolucion pri la milito. Dum la Kap(Kapp)-ribelprovo (1920) Ŝtutgart estis la apogejo de l’ germana registaro sub gvidado de Ebert.
La organizita laboristaro el Ŝtutgart estas tre vigla. Ĝi aranĝis jam bonegajn manifestaciojn. Tamen ankoraŭ la reakciularo estas sufiĉe forta. Pli ol 40 preĝejoj ekzistas en la urbo ĝis hodiaŭ. Ne estas pro tio miraklo, ke la kultministerio de Ŝtutgart rifuzis al laboristaj esperantistoj, disponi lernejan ĉambron, por aranĝi tie esp-an kurson.
Menciinde ankoraŭ estas, ke vivis multaj eminentuloj en la urbo, ekz. la astronomo Kepler, kies patrinon la „monaĥaj robuloj“ denuncis kiel sorĉistinon k volis forbruligi. Plie la filozofo Hegel, la inventisto de l’Cepelin k multaj poetoj. Ankaŭ la revolucia verkisto k kuracisto d-ro Fr. Volf, kontraŭ kiun la ĉi-tiea reakcia juĝistaro nuntempe preparas sensacian proceson pro la abortiga paragrafo 218, loĝas en Ŝtutgart.
Estu bonvenaj Gek-doj, en Ŝtutgart!
Ulo.
La perspektivoj de la hispana revolucio.
La tutmonda laboristaro suferinta multajn malvenkojn dum la lastaj jaroj en diversaj landoj, rigardis kun granda atento k plena espero antaŭ unu jaro al Hispanio, kie disvolviĝis sur larĝa fronto furioza atako kontraŭ la diktatoreco perfortanta dum 8 jaroj la hispanan popolon k konstitucion. La revolucia ondo, kiu tie leviĝis k minacante altiĝis, kulminis la 14-an de aprilo 1931 k forbalais la monarkian sistemon, skuante ankaŭ la fundamentojn de la eklezio, kiu dum jarcentoj kune kun la monarkoj k ties trabantoj parazite ĉirkaŭpremis la landon k suĉis la lastan guton de sango el la mizeriĝinta popolo. La laboristoj instinkte sentis, kie troviĝas la ĉefaj kulpuloj k liberigis la vojon al sia malamo kontraŭ la katolika eklezio bruligante monaĥejojn k preĝejojn. Kaj fakte, tiu ĉi religia organizo, unuiginta en siaj manoj la tutan kompetenton pri la kultura evoluo k klerigo de l’hispana popolo dum longaj historiaj epokoj, estas kulpa pri la honta kulturstato precipe de la popolo vivanta sur la kamparo. Preskaŭ la duono de enloĝantoj ne scias skribi nek legi, nek ricevis instruon pri la plej elementaj scioj de nia vivepoko. Neniam la eklezio provis defendi la kampularon brute traktitan de la terposedantoj k ĉiaspecaj uzuristoj. Tio ne estas mirinda, ĉar ja la eklezio mem apartenis al la plej grandaj kapitalistoj de l’lando, posedante ne nur grandajn areojn da tero, sed ankaŭ konsiderindan nombron da kapitalistaj entreprenoj.
En la tago, kiam la respubliko estis proklamata, ĉiuj klasoj de l’popolo entuziasme k ĝojegante salutis la nun akiritan liberon. Ĝis en la lastan vilaĝon ja portis la propagandistoj de la respubliko la ĝojigan informon, ke Hispanio respublikiĝinta eniros la tempojn de feliĉo k harmonio. La mizero havos sian finon, la eksplutado estos forigata. Tiel oni diris. La kampuloj avide etendis siajn manojn al tiu ĉi savilo k plenfide voĉdonis por la respubliko k per tio faligis la monarkion. La emblemoj de la respubliko ornamis same la malpurajn murojn de kadukaj kabanoj de mizeraj proletoj kiel la frontojn de belaj domoj k magazenoj. Brak’ en brako marŝis la socialistaj partiestroj kun la burĝaj politikistoj tra la stratoj de Madrido sub senfinaj ĝojaklamoj de la loĝantaro. La entuziasmema temperamento de la hispanoj ekflamis pri la perspektivo al libero k frateco, por kiuj la respubliko ja nun preparas la fundamenton.
Sed la faktoj estas neŝanĝeblaj. Dum tiuj ĉi tagoj oni forgesis gravan k malnovan veron, veron harditan k elprovitan per maro da sango verŝita dum la daŭro de la historio de la lukto laborista: La homa socio de nia epoko estas dividita en du klasojn, inter kiuj ne estas eblaj paco k harmonio. Tiun ĉi veron la hispana proletaro k ĝiaj direktantoj plene forgesis. La respubliko estis rigardata kiel la ŝlosilo por la pordo al la socia feliĉo. La respubliko kvazaŭ solvu la akrajn klasantagonismojn, ĝi kvazaŭ mirakle sorĉ-estigu la reĝimon de l’socialismo. Oni ne atentis la avertantajn voĉojn sonintajn el la Ateneo k postulintajn, ke la provizora registaro proklamu la revolucian diktatorecon ĝis forigo de ĉiuj centroj de monarkista propagando; ke ĝi disigu la Civilgvardion k policajn trupojn k kreu armitan milicon el laboristoj interkonsente kun la sindikatoj k laboristaj k respublikanaj partioj; ke ĝi malpermesu ĉiujn gazetojn malamike rilatantajn al la respubliko k forpelu la jezuitojn konfiskante senprokraste ĉiujn havaĵojn de la eklezio.
Intertempe baldaŭ plenumiĝos unu jaro, depost kiam la respubliko estas proklamita. La entuziasmo de la laboristoj pasis k mire ili rigardas la paliĝantan idolon, de kiu ili atendis la savon. Ili rimarkas, ke la respubliko ne portis al ili la esperitan savon k hodiaŭ eĉ primokas la „demokratan respublikon de l’laboristoj“, en kiu la laboristoj ne havas la rajton paroli. Pli k pli la laboristaro sobriĝas, ekvidante tra la
— página 3 —
SENNACIULO — 143
nebulo de erariganta frazaro la profundan abismon inter la ekspluatatoj k ekspluatantoj. Ili komprenas, ke la respubliko nur estas ŝanĝo de formo, sed neniel tuŝas la sociajn cirkonstancojn internajn. Hispanio hodiaŭ estas burĝa respubliko, same kiel Germanio k Francio. Ĉu la reĝlando Anglio estas pli reakcia ol la respublika Francio aŭ Germanio? Kaj ni povas prave demandi, ĉu la respublika Hispanio estas esence pli favora al la proletaro ol la monarkia Hispanio?
Ŝajnas tiel, ĉar Hispanio havas tre progresan konstitucion, en kiu sendube oni cedas al la laboristaro gravajn rajtojn. Tiu ĉi konstitucio estas akceptita de tre radikala plimulto en la parlamento. Sed multaj ekzemploj el la nuntempo montras al ni, ke konstitucioj, kiuj ne baziĝas sur realaj potencoj, nur estas paperaĉo neniom valoranta. La konstitucio plenumita de la Povo laborista fakte ŝanĝus la hispanan ŝtaton fundamente k preskaŭ konformus al la postuloj de socialisma ŝtato. Sed la pezocentro de la potenco ne estas ĉe la flanko de la laboristaro. La laborista tendaro bedaŭrinde estas teatro de obstinaj k malamaj luktoj inter la klasfratoj mem. Kvar aŭ kvin tendencoj luktas por regi super la aliaj. La Komunista Partio direktas akrajn atakojn kontraŭ la anarkistoj k inverse, la komunistoj inter si kverelas, ĉar en Hispanio ekzistas ioma nombro da anoj de Trocki; ĉiuj finfine batalas kontraŭ la Socialista Partio k la Libera Sindikataro. Tiuj ĉi bataloj atingas eĉ tian gradon, ke perfortaj atakoj ofte rezultigas viktimojn de l’revolvero k ponardo.
Ne necesas eksterordinara penskapablo por kompreni, ke movado tiel febranta pro internaj bataloj, ne povas daŭrigi la revolucian agadon. La burĝa malamiko apogas sin ne nur sur bone funkcianta armeo de policistoj k ĝendarmoj, sed ankaŭ sur forta tradicio, kreita de la eklezio. Dum la laboristoj kun ruĝaj vizaĝoj k per fortaj voĉoj diskutas pri la „linioj“ de siaj partioj, la dekstruloj k katolikoj organizas sin k propagandas inter la virinoj, kiuj en Hispanio ankoraŭ estas sub forta influo de la eklezio, por krei la voĉdon-armeon marŝontan en la venontaj balotoj por la parlamento. Estas nenia dubo, ke novaj balotoj plifortigus la ekstreman dekstran flankon, ĉar la proletoj pro la internaj bataloj ne havas tempon kontraŭbatali la klasmalamikon k precipe varbi inter la virinoj. Inter proletaj vicoj troviĝas preskaŭ neniu kunlaboranta virino. Kiaj taskoj estas antaŭ la laboristaro hispana! Ki-
NI ĈIUJ VIVIGU „LA NOVA EPOKO“-n!
En la antaŭa n-o ni lakone anoncis, ke „La Nova Epoko“ vivos k ke aperos la unua n-o de l’nova kolekto, grandformate, pliampleksigite k bele ilustrite, la 7-an de aprilo.
Ĉu do la savoplano estas efektivigita, ĉu estas kolektita la necesa sumo por garantii la aperigon de 6 sinsekvaj n-oj, kio estis starigita kiel kondiĉo en la alvoko de K-do Lanti, kiu aperis kun „S-ulo“ n-o 368/69? Ne, bedaŭrinde ne! malgraŭ tio, ke multaj K-doj entuziasme ekvarbis k oferis, malgraŭ tio ke nia presisto garantiis pri la unua n-o k la Stokholmaj SAT-anoj pri la dua k tiel montris modelan oferemon! . . .
Sekve ni devas hodiaŭ rezigni pri la origina projekto. Tamen — „La Nova Epoko“ vivos! Certe ĝi ne povus vivteni sin per propraj abonoj kiel memstara revuo; sed ĝi vivos kiel dumonata literatur-scienca aldono al „S-ulo“. Ni decidis aperigi ĝin tiel, ke ĝi unufoje dum 2 monatoj anstataŭos n-on de „S-ulo“ k ke ĝin ricevos ĉiuj „S-ulo“-abonantoj senescepte.
Ĉiu leganto tuj ekkomprenos, ke tio estas tre ŝatinda profito por la abonantoj de „S-ulo“, ĉar anstataŭ 12-paĝa „S-ulo“ ili tiuokaze ricevos 20—24-paĝan revuon, samformatan kiel „S-ulo“ k arte prezentitan! Certe tio estas agrabla surprizo por niaj legantoj! En tiu revuo aperos i. a. la pli gravaj libro-recenzoj k la rubriko „Scienco k Tekniko“, kiuj partoj sekve ne plu balastos en la „S-ulo“-n-oj. Ankaŭ la korespond-anoncoj povos aperi en ĝi sampreze k laŭ sama maniero kiel en „S-ulo“, tiel ke sendantoj de anonctekstoj ne bezonas timi pli longan prokraston pro la intermita apero de „La N. E.“ inter „S-ulo“-n-oj. Unuvorte, ni aranĝos la aferon tiel, ke la literaturamantoj havos kontentigon k ke tiuj, kiuj kontentiĝas per la nura „S-ulo“, havos tamen je sia dispono ses ampleksajn kajerojn, per kiuj ili povos varbi sukcese.
Ĉar — la pluson da paĝoj (almenaŭ 8) ni kompreneble ne povas kompensi per la buĝeto de „Su-lo“ aŭ aliaj SAT-kontoj en la nuna ekonomia situacio. La problemo estas do trovi kroman legantaron el almenaŭ 500 abonantoj al „La N. E.“, kiuj devas esti rekrutataj ekster la rondo de „S-ulo“-abonantoj, ĉar ĉi-lastaj ja ricevas „La N. E.“ aŭtomate.
Ĉu tio estas ebla? Ni estas konvinkitaj, ke jes . . . tial ke la abonprezo por tiu belaspekta dumonata revuo estos nur 2.50 mk.g., 15 francaj frankoj (aŭ egalvaloro) jare: ĝi sekve estos la plej malkara literatura revuo esperantista.
Tial ni turnas nin hodiaŭ per flama alvoko al ĉiuj bonvolemaj K-doj, al ĉiuj legantoj en ĉiuj mondpartoj, ke ili helpu al nia iniciato, trovi en sia loko, en sia regiono abonantojn al „La N. E.“ inter tiuj, kiuj ial ne povas aŭ ne volas aboni al „S-ulo“.
Ni tute speciale ankaŭ petas tiujn abonantojn de „S-ulo“, kiuj povas tion fari, almenaŭ tiom longe, kiom la aparta abonantaro al „La N. E.“ ne transpasis la necesan minimumon de 500 abonantoj, aboni tamen aparte la revuon k uzi tiun plian ekzempleron kiun ili ricevos, kiel varbilon. Tiuj K-doj kiuj jam bonvolis pagi laŭ la unue fiksita pli alta abontarifo, trovos kreditigita la pagitan sumon ĉe sia konto en la Adm. de SAT. Ni esperas, ke ili estos inter tiuj, kiuj tamen abonos „La N. E.“ laŭ la nova tarifo, ricevonte tiel du ekzemplerojn (se ili ankaŭ abonas al „S-ulo“), el kiuj unu servu al varbcelo en ilia mano. Kompreneble ni konsideras tian aranĝon kiel provizoran k aplikotan nur dum la kriza tempo; nia celo restas aperigi memstare la revuon tuj kiam la cirkonstancoj estos pli favoraj.
Dume organizu specialajn varbovesperojn por „La N. E.“, literaturajn vesperojn, kiuj unike taŭgas por propagandi por la revuo. Diskonigu tiun ĉi novaĵon en ĉiuj esp. medioj. La buŝa varbado ja estas la plej efika. Kaj vi estu certaj: neniu abonanto estos seniluziigita pri la revuo. Do, Gek-doj, agu ĉiu laŭ siaj fortoj, k ni ĉiuj vivigu LA NOVA EPOKO-n!
Direkcio de SAT.
Abontarifo: Argentino, pes. 2; Aŭstrio, ŝil. 4; Belgio, belgoj 3; Brazilio, milr. 5; Britio, ŝil. 3; Bulgario, lev. 100; Ĉeĥoslovakio, kr. 20; Danio, kr. 3; Estonio, kr. 2.50; Finlando, mk. 25; Francio, fr. 15; Germanio, mk. 2.50; Hispanio, kiel Francio; Hungario, peng. 4.
Abontarifo: Italio, lir. 15; Japanio, jen. 2; Jugoslavio, din. 40; Latvio, lat. 3; Litovio, lid. 6; Nederlando, guld. 2; Norvegio, kr. 3; Polio, zlot. 5; Portugalio, esk. 12; Rumanio, lej. 120; Sovetio, rubl. 1.50; Svedio, kr. 3.50; Svisio, fr. 3.50; Usono, dol. 1.
— página 4 —
144 — SENNACIULO
om da laboro estas necesa por organizi la grandan nombron da kampuloj! Tiuj taskoj ne estas solveblaj per senĉesa babilado pri teoriaj problemoj. Certe jes, la teoriaj problemoj devas esti solvataj, sed ili estas solveblaj nur, kiam oni rezignas defendi dogmojn k kiam oni objektive k science pritraktas la problemojn, orientante sin ĉiam laŭ la faktoj rekonitaj de ĉiu. La solvo de tiuj ĉi problemoj neniam estas ebla, kiam oni antaŭ la diskuto jam decidas, kia devas esti la rezulto de la diskuto. Se la spirito de objektiveco ne eniras la cerbojn de la laboristoj, tiam la unuiĝo por komunaj agoj restos bela revo.
Konsiderante k pesante la fortojn inter kapitalistoj k laboristoj en Hispanio, oni povas facile prognozi, ke en proksima tempo plua progreso de la revolucio ne estas ebla. Same kiel en Germanio, malgraŭ rekorda nombro da senlaboruloj k malgraŭ la grandega mizero, la laboristaro ne sukcesas renversi la embarasiĝantan kapitalismon pro disigitaj fortoj, tiel ankaŭ en Hispanio, malgraŭ la granda armeo da laboristoj k kampuloj, la movado ne povas konduki al la celo, ĉar nur unuigita volo kondukas al komuna ago. Ne en lasta linio la SAT-anoj havas la gravan taskon kunlabori por la unuigo de tiu ĉi volo. Tio havas neniun alian signifon, ol savi ne nur la laboristaron, sed la tutan homaron el la verŝajna refalo en barbaran staton.
— tiel 3020
Pri la komunumaj loĝdomoj en Vieno.
Jam kelkfoje „S-ulo“ menciis la nove konstruitajn popol-loĝdomojn en Vieno, je kiuj meritas la socialdemokrata partio, kies reprezentantoj administras la aŭstrian ĉefurbon. Jes, estas grava merito, ke proletoj — en tiu ĉi tempo de mizerego — povas ricevi sanigajn, helajn, aerplenajn loĝejojn, ekipitajn laŭ moderna tekniko (propra necesejo, elektra lumo, akvokondukilo k gasfajrujo en ĉiu loĝejo eĉ plej malgranda). Ke la socialdemokrata komunumo Vieno sukcesis efektivigi la konstruadon de tiuj kolosaj, belarkitekturaj loĝdomegoj (kun ĝardenkortoj, infanvartejoj ktp) per impostmeto sur la luksajn loĝejojn (en unufamiliaj domoj, burĝaj palacoj ktp), vere estas laŭdinda ago. Tial la enlanda burĝaro ja furiozas kontraŭ la „impostbolŝevismo“ en Vieno, ĉar la komunumo ŝarĝas la riĉulojn por konstrui loĝejojn por malriĉuloj. Tiu faro ne havas analogaĵon en alilandaj urboj k tial ĉiujare aro da fakuloj, gazetistoj, politikuloj ktp venas Vienon por vidi, ekzameni, admiri aŭ kritiki la novajn konstruojn, kies bildoj antaŭbalote varbas eĉ en malproksimaj landoj por la soc.dem partio.
Tamen mi ne volas silenti pri alia fakto, kiu ne kaŭzis entuziasmon, sed malkontenton inter la Vienaj laboristoj. Temas pri la — disdono de la loĝejoj en la belaj domegoj. Estas kompreneble, ke preskaŭ ĉiu volis atingi tian komfortan k malmultekostan loĝejon. Sed la komunumo konstruigis ilin ĉefe pro la loĝejmanko; do unue la senloĝejuloj rajtis postuli esti konsiderataj. Tiuj senhejmuloj ĝenerale devenis el la plej malalta tavolo de l’proletaro; ili ne kutimis loĝi tiel estetike, ili malpurigis la ĉambrojn, hejtis per la pargeta ligno ktp. La komunumo ekaplikis alian metodon: ĝi donis la novajn loĝejojn precipe al bonpoziciuloj (tramistoj, fervojistoj, oficistoj) k la senhejmuloj ricevis malnovajn loĝejojn.
Sed per tio ne malofte amikoj aŭ parencoj de influhavuloj en la partio estis preferataj, k estiĝis atmosfero de aspirado, enviado k eĉ koruptado. Okazis, ke oni donis komunuman loĝejon al tiuj, kiuj jam havis tian en privata domo, sed estis funkciuloj en la partio aŭ havis bonkonaton inter la partigvidistoj. Aliflanke novgeedziĝintoj, ankaŭ kun infanoj, devis atendi kvar aŭ kvin jarojn sen hejmo, ĝis ili ricevis propran loĝejon.
Unuvorte, okazis maljustaĵoj k nekorektaĵoj. La malpreferatoj kverelas kontraŭ la protektatoj k protestas, ke partiaj altranguloj unuavice konsideris sin mem. Ja foje distrikta partiestrarano volis enloĝiĝi, sed la senhejmuloj malebligis tion per bruado k insultado. Ĉu necese? La partio nur malutilis al sia reputacio. Kulpas pri tio la egoismo de la homoj, kiuj memame opinias, ke bonaj institucioj nur ekzistas por ia profesio aŭ partianeco. En la soc.dem. partio la egoismo apenaŭ ludas malpli grandan rolon ol inter burĝoj, ĉar la partio bedaŭrinde ne klopodas pri morala edukado de siaj anoj.
Rilate al la komunumaj loĝejoj do ne ekzistas unuanime entuziasmiĝinta amaso, sed unuj gloras la komunumon (ĉar ili ricevis loĝejon), dum aliaj plendas k grumblas (ĉar ili estis malpreferataj). Kaj la burĝaro kapablis eluzi tiun situacion. Oni logis la malkontentulojn for de la proleta klaso k pro tio nun sufiĉe granda nombro da laboristoj staras en la burĝa tendaro. (La faŝisma movado ja nur kreskas pro malkontento inter proletoj.) Fakte el tiaj malkontentuloj eĉ iĝis perfiduloj, kiuj denuncis la partion al la polico por konfisko de kaŝitaj armiloj ktp.
Jen la sekvoj de tro senzorgema, neprudenta sinteno en la Viena soc. dem. partio. Granda politika partio ne povas riski malpopularon. Kvankam mi plene aprobas la konstruadon de la komunumaj loĝdomegoj, mi malkaŝe konfesas, ke la vojo rilate al la loĝeja disdono ofte estis malĝusta, ĉar nerekta.
Klarvidulo.
Por ŝtopi la breĉon
- listo.
| 8436 | Ejabs (Riga) | mk.g. | 4.— |
| 9332 | Lievestro (Zwolle) | guld. | 1.50 |
| 10512 | Garten (Rotterdam) | guld. | 1.50 |
| 8139 | Balicki (Stonava) | kr.ĉ. | 10.— |
| 14303 | Lamouille (Ĝenevo) | fr.svis. | 3.— |
| 8066 | Swoboda (Vieno) | ŝil.aŭ. | 2.— |
| 17484 | Delsen (Amsterd.) | guld. | 1.50 |
| 14946 | van’t Hof (Amsterdam) | guld. | 1.50 |
| 13343 | Kosteravs (Riga) | lat. | 2.— |
| 8436 | Ejabs (Riga) | lat. | 2.— |
| 17191 | Helmans (Riga) | lat. | —.20 |
| 17597 | Uitterdijk (Hilversum) | mk.g. | 5.— |
| 13448 | Jaegge (Eberswalde) | mk.g. | 1.10 |
| 3771 | Schröter (Leipzig) | mk.g. | 1.— |
| 1162 | Häckel (Leipzig) | mk.g. | 1.50 |
| 670 | G. P. de Bruin (Enschede) | guld. | 1.— |
| Anarkista Esperanto-Grupo (Stokholmo) | fr.fr. | 50.— | |
| 16860 | Friedrich (Gränitz) | mk.g. | 1.— |
| Munoz (Cuers) | fr.fr. | 5.— | |
| Erlich (Pamiers) | fr.fr. | 3.50 | |
| 16920 | Tundt (Colmar) | fr.fr. | 8.— |
| H. B. (Annecy) | fr.fr. | 12.20 |
El Portugalio.
La 29-an de februaro devis okazi striko en Portugalio, precipe en Lisbono. La komunista partio ordonis ĝin. La socialistoj estis kontraŭ ĝi. La anarkosindikatistoj lasis agi la anojn de siaj sindikatoj laŭvole.
Oni anoncis manifestacion de la malsatuloj k senlaboruloj subtenotan de la klaskonsciuloj. Sed fakte oni intencis ekfari revolucion.
Sed ĉar du komunistoj (laŭ flugfolioj disdonitaj) estis perfiduloj, la intencita batalo ne okazis. Nur oni ne scias, ĉu la kontraŭ-ordono al striko estis farita de la komunistoj mem aŭ aranĝo de l’polico; multaj K-doj asertas tion lastan.
Mi estas certa, ke se ĉi tiuj tri partioj: komunistoj, socialistoj k anarkosindikatistoj unuiĝus nur ĝis falo de la diktatoreco, ĉi lasta jam estus malaperinta. Ili volas tamen, ke la revolucio okazu. Neniu el tiuj tri partioj estus pli feliĉa ol se la supozeblaj batalantoj venkus. Nur, ili volas ankaŭ partopreni la honoron pri la venko, ĉiuj, aplikantaj tamen la plej malgrandan kvanton da iloj por la okazo. Malfeliĉuloj! La baldaŭaj luktoj en la tuta mondo ne estos surprizaj kiel antaŭe. La bataloj devos esti farataj, sen ke fidirektantoj volu gloriĝi per ili.
La eksplodo de revolucio en ĉi tiu lando fakte ne okazis pro la troa memestimo de la gvidantoj de l’laboristaj partioj, pro perfidoj, se ne de la homoj konsiderataj kiel K-doj, de iuj el iliaj konatoj; ankaŭ pro malkuraĝego de granda kvanto da malsatuloj. Ekzemplo: en la arsenalo, ŝtataj fabrikoj k oficejoj, laŭ supera ordono ricevita, la ĉefoj k estroj de la laborejoj parolis al la laboristoj dirantaj, ke se en la tago, por kiu estis anoncita striko, ili forestus, ĉiu mankonto estus maldungota. La simpatiantoj de la movado en tiuj ŝtataj laborejoj estis tri kvaronoj; preskaŭ ĉiuj el tiuj tri kvaron-
— página 5 —
SENNACIULO 145
Kiu eraras pri la alkohol-malpermeso en Usono?
Laŭ la vidpunkto de la por- aŭ kontraŭuloj, la alkohol-malpermeso aŭ ruinigis Usonon aŭ transformis ĝin en paradizon. La fakto tamen estas, ke preskaŭ ĉiuj argumentoj de ambaŭ flankoj estas senvaloraj. Pri tio, kio vere okazas, preskaŭ ne ekzistas aŭtentika materialo.
Kiam mi antaŭe intencis skribi artikolon pri la alkohol-malpermeso, mi eltrovis, ke ju pli mi tralegis da dokumentoj, des pli mi konfuziĝis. Por ĉiu argumento alportita de unu flanko, mi trovis alian argumenton, kiu pruvis la malon. La statistikojn eldonitajn de ambaŭ partioj mi konsultis, sed mi konvinkiĝis, ke tiuj fontoj ankaŭ ne estas fidindaj.
Tial, en la artikolo, kiun mi verkis antaŭ du jaroj por „S-ulo», mi malatentis pruvi per statistikoj aŭ tabeloj, la sukceson aŭ malsukceson de la malpermeso. Tio ja ne estis mia intenco. Mi nur volis doni al la legantaro la konkludojn de miaj propraj spertoj k observoj, kiujn mi faris en la densloĝataj laboristaj kvartaloj de Nov-Jorko. Pri tio, kion mi vidis proprokule, fortigite per la kompakta rezulto de mia legado k pridiskuto, mi intencis skribi.
Inter tiuj, kiuj favoras aŭ atakas la malpermeson, regas buŝeg-batalo. Terura k ofte amuza estas la fanatikismo ambaŭflanka. Mensogulo, hipokritulo aŭ fantaziulo estas nur tre moderaj esprimoj, ĵetataj al la malamiko. Sed mi ne intencas sekvi la ekzemplon de venena kriegado, nek de la piaj pastroj, nek de l’bierfaristoj. Mi scias, ke miloj da laboristoj tra la mondo interesiĝas pri la malpermesa problemo en Usono. Fantaziojn aŭ mensogojn ili ne ŝatus.
Ne estas nur el Usono, de kie ni ricevas la plej kontraŭstarajn opiniojn pri la efiko de l’malpermeso. Tio rilatus ankaŭ informojn, kiujn ni ricevas pri Sovetio k Finlando. Laŭ niaj „malsekaj»¹ amikoj la malpermeso en Sovetio k Finlando fariĝis humiliga malsukceso. Ni ja konas la argumentojn; ili estas, ke la laboristoj k kamparanoj venenis sin per memfaritaj alkoholaĵoj; ke la senmoraleco de la junularo kreskis, k pro la malpermeso la popolo kutimiĝis al netolerebla malestimo por la ŝtataj leĝoj. Tion, k multajn aliajn malbonojn ekzistantajn en nia socio, ili riproĉas al la „malbenita alkohol-malpermeso».
Tio estas tamen nur la opinio de unu flanko, k estas honeste, se ni paroligos ankaŭ la opozician partion. Pri la nuligo de l’malpermesa leĝo en Sovetio, la konata holanda komunistino Henrieto Roland Holst skribis jenon en la holanda soc. gazeto „Bevrijding» (15. 3. 31): „La milito liberigis Sovetion de unu diablo: la diablo, kiu kuŝas en la drinkbotelo; falsa konsolanto super la sklaveco, instruisto pri malbona humilo; instiganto al bruta perforto. Ili bezonas monon. Mono ne odoraĉas! Ĉu ili ne estas realistoj? La drinkmanio fariĝas fonto de enspenzoj por la unua socialista ŝtato. La amaso denove drinkegas k drinkas ĝisfreneze. Malpaco k diboĉo pliiĝas. „Huliganismo» (luksvivemo), banditismo, seks-ekscesoj. La komunista junularo estas infektita. Kiel seksardaj bestoj la pli fortaj atakas la fizike k ekonomie pli malfortajn. Malvirgigo k memmortigo.»
Tiu priskribo de H. Roland Horst ŝajnis al mi nekredinda. Tamen, por la profito de kelkaj skeptikuloj, mi citos ion el la raporto de Gregoro Sokolnikov, sovetia ambasadoro en Londono. Ni trovas tiun raporton en lia libro titolita: „La soveta politiko en publikaj financoj» (pĝ. 194,99)². Li skribas: „Absoluta sobro, almenaŭ por iom da tempo, estas super la fortoj de la juna socialista ŝtato. La registaro devis forigi la malpermeson pro du kialoj. Unue, pro la fakto, ke la kamparanoj mem faras k forvendas alkoholaĵojn, la t.n. „samogo», k due pro la financa blokado k la neceso rapide akiri monon por provizi la industrion k forigi la ekonomian krizon. La disvendado de registara „vodka» (brando) havis tre malagrablajn efikojn por la loĝantaro k speciale por la laboristoj. Ebrio duobliĝis k la laborkapablo de l’industriaj laboristoj videble malkreskis.»
Same kiel pri Sovetio mi tralegis abundon da dokumentoj pri Finlando, kiuj montras, ke la malpermeso ne estas tiel malsukcesa kiel multaj volas kredigi al ni. Se ni atente tralegis la enhavon de ambaŭ elĉerpoj (de H. Roland Holst k Sokolnikov), ni ricevis la impreson, ke la sovetia popolo estis sur la vojo al kompleta sobro. Sed ĉu la „malsekuloj» en Usono ne rakontas al ni ion tute alian? La malpermeso en Sovetio k Finlando estas granda malsukceso, ili diras al ni. Se mi estus kontenta defendi nur niajn „sekajn» aŭ „malsekajn» kriegulojn, mia tasko estus multe pli facila, ĉar tiam mi nur kopius la argumentojn de la piaj pastroj aŭ bierfaristoj.
Estas rimarkinde, ke la socialistoj tute ne ŝatas pridiskuti la alkoholmalpermeson. La konservativaj laboristgvidantoj rakontas al la popolo, ke se la registaro denove permesus la vendadon de alkoholaĵoj, tiam milionoj da laboristoj akiros laboron; „la samon oni ankaŭ promesas al la finlandaj laboristoj».
Sed inter la tuta usona laborist-movado ekzistas la observinda unuanimeco, ke oni ne redeziras la fabrikadon k forvendadon de la antaŭa usona nacia drinkaĵo, la viskio. En aliaj landoj la laboristoj plej multe trinkas bieron aŭ vinon, sed antaŭ la malpermeso la usona laboristo trinkis la altpocente alkoholenhavan viskion, tiun abomenan venenon, kiu subfosas la psikan k fizikan sanon.
Laŭtaj estas la protestoj de burĝaj
¹ Tiuj, kiuj estas kontraŭ malpermesaj leĝoj pri alkoholo. — Red.
² Soviet Policy in Public Finance.
oj intencis striki; ili ne faris tion post aŭskulto al la estroj (ne ĉiuj sciis pri la flugfolio). Tamen ili permesis, ke la plej kuraĝaj, kelkaj dekoj, vidantaj nur, kion ili ĝuste devas fari, k strikantaj, estu efektive forpelitaj. Se ili estus fermintaj siajn orelojn al la diroj de l’mastroj, ili strikus sen konsekvencoj por iu ajn.
Herta N., Lisbono.
[REKLAMO p.5] EL LA LIBROSTOKO DE SAT havigu al vi jenajn rekomendindajn k malkarajn legaĵojn: Volter, KANDID. Sprita k pensiga rakonto, 162 p. bind. 3 mk.g., broŝ. 1.50 mk.g. London, la Fera Kalkanumo. 368 p., bind. 3.50, broŝ. 2.50 „ Lenin, Ŝtato kaj Revolucio. 160 p. . . . . . 0.80 „ Vortoj de K-do E. LANTI. 192 p. . . . . . . 1.80 „ Kropotkin, ETIKO. 240 p. . . . . . . nur 1.20 „ Protokolaro pri la XI-a SAT-Kongreso (Amsterdam, aŭg. 1931). 112 paĝoj. Grava, aktuala dokumentaro. Por SAT-anoj k abonantoj al „S-ulo» 0.15 mk.g. por aliaj 0.45 „ ADMINISTREJO DE SAT, Kolmstr. 1, LEIPZIG O. 27.
— página 6 —
146 SENNACIULO
politikistoj k bierfaristoj kontraŭ tiu malnobla atako al la „persona libero». Mi ne ŝatas amikiĝi kun tiuj elementoj, por kiuj la ideo pri persona libero estas nur konvena politika ludpilko.
Sokolnikov rakontis, ke la rusaj laboristoj ne estas kontentaj pri 20 aŭ 30% da alkoholo enhavanta „vodka». Ili petis 40%-alkoholan brandon. Mi ne povas juĝi, ĉu tio estas vera. En Usono la plej granda parto de la popolo ne redeziras la viskion, kies alkoholenhavo estas proksimume je 45% pli malgranda ol tiu de l’rusa „vodka» („vodka» 40%; viskio 23%).
Ŝajnas, ke la granda plimulto da socialistoj k aliaj ricevas informojn pri la usona malpermeso el burĝaj gazetoj, ĉar aliel mi ne povas kompreni, kial ili kredas tiujn mensogojn el burĝaj rondoj. La malpermeso, ili diras, metas pezan financan ŝarĝon sur la popolon. Flanke de la elspezoj por militismo tiu sumo estas sensignifa, sed neniu parolas pri tio forigi la armeon k militŝiparon, kiuj englutas 85% el la tutaj usonaj impost-enspezoj.
La malpermeso estus grandparte efektiva, se ne la korupta policistaro k ŝtatoficistaro ebligus la cirkuladon de granda kvanto da neleĝa alkoholo. Policistaro k oficistoj estis ĉiam koruptitaj, tion ne faris la malpermeso de alkoholo.
Nun ekzistas tiuj t. n. sekretaj drinkejoj, la „speakeasies», kie oni povas aĉeti drinkaĵojn. La registaro antaŭ kelkaj jaroj elektis la konatan „Wickersham»-komitaton, por esplori tiun situacion. Pasintjare ili submetis raporton al la prezidanto. Ĝi montras la troigojn de kelkaj komitatanoj. Ekzemple la komitatano J. Forester (prezidanto de usonaj ekpreslaboristoj) raportis, ke la nombro da tiuj „speakeasies» estas proks. trioble pli granda ol la nombro da „saloon»-oj¹ antaŭe.
Alia komitatano, A. W. W. Ŭudkok (Woodcock), direktoro de alkohol-malpermeso, „pruvis»(?) per statistikoj k nombroj, ke en malgrandaj urboj la nombro da „speakeasies» estas 20-foje k en la grandaj urboj 3—4-foje pli malgranda ol la nombro da „saloon»-oj antaŭe. Eble la vero kuŝas mezvoje. Multaj el tiuj ejoj posedas nur kelkajn botelojn. La laborista junularo ne vizitas tiujn lokojn; tie oni trovas la maljunulojn. Eble tiun aserton K-do Savil nomas fantazia, ĉar „mi diris tion antaŭe» k li eble povas „pruvi», ke tio estas mensogo?
Ankaŭ ekzistas la erara opinio, ke la usona laboristaro venenas sin per memfaritaj venenaj alkoholaĵoj. Kia estas la vero pri tio? La vero estas, ke granda parto el enmigrinta popolo, speciale la itala k aliaj vintrinkantaj popoloj, mem faras ian specon de sendanĝera vino el vinberoj. Dum la malpermeso la konsumo de vinberoj triobliĝis.
Sed la plej granda parto da laboristoj ne atentas; aŭ ili ne plu trinkas aŭ nur ĉe specialaj okazoj. La malpermeso estas la produkto de protestantaj eklezioj k de tiuj, kiuj volis forigi la domaĝon, kiun la ebrio okazigis al la industrio. La registaro ne povas subpremi la korupton de la policistaro, k instigite de „sekaj» fanatikuloj granda kvanto da alkoholo en Usono estis venenita. Tuj disfamiĝis tra la mondo sciigoj pri grandskalaj alkoholvenenigoj. Se ni pristudas la nombrojn de la „Metropolitian Insurance Co.» (Metrop. Asekur-Asocio), preskaŭ la nura fidinda fonto de informoj, ni vidas, kie kuŝas la vero.
Antaŭ la malpermeso laŭ la Metropola Asekur-Asocio la mortoj pro alkoholvenenigo estis por 100 mil personoj en la jaro 1916: 5,4; 1917: 5,2; k por la jaro 1925: 3,3; 1926: 4,1 k 1929: 3,4. Ĉu la faktoj ne pruvas, ke eĉ dum tiuj jaroj, kiam la registaro venenis la alkoholon, la mortonombro estas proksimume je 50% pli malalta ol antaŭ la malpermeso? El la 18 milionoj da poliso-tenantoj, la Metropola Asekur-Asocio menciis tridek personojn, kiuj mortis pro alkoholvenenigo. Mi ne neas, ke tiu nombro estas terura, sed estas evidente, ke se ne ekzistus malpermeso, la nombro ne estus pli malalta. „Per la malpermeso la junularo de Usono senmoraliĝis.» Alia argumento de la „malsekuloj». Klarenco Daroŭ (Darrow), konata advokato, A. Frank Pen (Payne), psikologo, R.N. Boldŭin (Baldwin), direktoro de Unuiĝo por civila libero, ĉiuj estas fervoraj kontraŭuloj al la malpermeso, sed ili malkonfirmas tion, dirante, ke la nuna juna generacio estas pli honesta, pli konsekvenca k pli pura, entute staras morale pli alta, ol ĉiu antaŭa generacio. Se ni pacience k objektive konsideras ĉiun argumenton, unu post la alia, kontraŭ la malpermeso, ni trovas, ke la plejmulto estas mensogoj, troigoj, k tiam ni ankaŭ povas konkludi, el kiuj fontoj ili venas.
Multaj en niaj rondoj kontraŭstaras al malpermeso, sed ne ĉar la junularo senmoraliĝis aŭ ĉar la laboristaro venenas sin. Ankaŭ ne ĉar la malpermeso estas peza financa ŝarĝo aŭ koruptis la policistojn k ŝtatoficistojn. Estas la propagando de la burĝaj gazetoj, kiuj dissemas tra la mondo tiujn mensogaĉojn. Pro tio ankaŭ la socialistoj silentis. Ili ankaŭ esperas politike gajni, k nun ili postulas novan referendumon por eltrovi, ĉu ĉi tiu leĝo estas populara. Sed ni devas diferencigi inter la argumentoj de burĝoj k progresemaj elementoj kontraŭ la malpermeso. Kaj se ni faras tion, ni pli bone komprenas la situacion.
La ideo estis, per aŭtoritataj rimedoj sobrigi la laboristojn de Usono. Ĉu oni sukcesis? La Novjorka korespondanto de l’ Manĉestra Gardisto (Manchester Guardian) antaŭ unu jaro raportis, ke oni sukcesis je 75—80%. Kaj tion mi ankaŭ opinias. Krome li diris preskaŭ la samon, kion mi jam antaŭ du jaroj skribis en „S-ulo». La riĉuloj, kiuj povas pagi por multekostaj drinkaĵoj, ne intencas obei la leĝon. Koruptajn politikistojn k policistojn aŭ grandskale alkoholon kontraŭbandantajn banditojn la leĝo ankaŭ ne kaptas, estas plej ofte nur la laboristo, kiu posedas iom da viskio aŭ klopodas gajni iom da mono per ĝia vendo, kiu estas la ĉefa viktimo de tiu ĉi leĝo, same kiel li estas la ĉefa viktimo de ĉiu kapitalista leĝo. Pro tio ni kontraŭstaras al la malpermeso, sed ne pro la mensogaj argumentoj de la burĝoj. Se ne estus la konstanta propagando en la grandaj burĝaj gazetoj, mi dubas, ĉu la laboristaro interesiĝus entute pri la problemo. Tamen, k tion ankaŭ K-do Savil ne povas nei, la usona popolo ne redeziras la altpocent-alkoholan viskion. Ankaŭ la malpura drinkejo, la „saloon» apud la stratangulo, tute malpopulariĝis.
La malpermeson de alkoholaĵoj en kapitalista ŝtato mi rigardas nur kiel „interesan eksperimenton». Kulturvaloron ĝi ne havos tiel longe, kiel ekzistos mizero k ekonomia malsekuro. En socialisma socio la drinkmanio malaperos, tamen ni ne devas esti blindaj pro nunaj plibonigoj.
Mi ne intencis kopii la argumentojn kontraŭ la malpermeso el burĝaj gazetoj. Por akiri materialon k informojn, mi serĉis en niaj propraj rondoj. Mi parolis kun socialistaj, komunistaj k anarkistaj propagandistoj, kiuj ĉiuj konas Nov-Jorkon pli bone ol mi. Alivorte mi serĉis informojn tie, kie mi estas almenaŭ certa, ke honesta k objektiva esploro donas la plej kontentigajn rezultojn.
Mi ne ŝatis skribi tiun ĉi artikolon, ĉar ekzistas pli gravaj problemoj ol la alkohol-malpermeso. Tamen ĉar K-do Savil deklaris, ke mi fantaziis aŭ eĉ mensogis, mi nur klopodas pruvi, ke mi ne estas la sola „fantaziulo». Estas tre facile protesti, ke „S-ulo» ne estas boninformata gazeto. Sed li forgesis ĝin pruvi. Krome lia saĝaĵo, ke li scias pri kio li verkas k ne komprenas la vorton „objektiva», estas vere amuza.
G. J. Kroes (10 472).
¹ Antaŭ la malpermeso ekzistintaj ordinaraj trinkejoj. — Red.
Korektoj. — K-do G. Savil petas nin korekti en lia artikolo, publikigita en n-o 382, jenon: (p. 112, linio 5 de supre) estu „Industria Ligo Unuiĝa» (Industrial Union League) anst. „Ind. Ligo Laborista»; (p. 112, 3-a kol., linio 13) devas esti: „… pli bone mi ripetas, ol Lenin, kiel apliki …» (anst. „ol De Leon«). — En la n-o 384, pĝ. 138, 3-a kolono, 25-a linio de malsupre, legu: „La LEA-estraro helpis (anstataŭ … kulpis) tiurilate …»
— página 7 —
SENNACIULO 147
Letero al eksterlandaj laboristoj.
De Rusa labkoro.¹
Moskvo, 10. II. 1932.
Karaj K-doj!
En la nomo de gelaboristoj k lab. junularo de nia teksfabriko Krasnoĥolmskaja mi sendas al vi varmajn salutojn. Samtempe mi volas konigi al vi pri nia sukcesa laboro en la socialisma konstruado k precipe pri la realigo de l’industria plano (promfinplan) en nia fabriko.
Por realigi la antaŭskizitan planon de la produktado, ni mobilizis ĉiujn laboristojn, altirante ilian atenton al la eblo realigi k superi la planon. Samtempe ni mobilizis ĉiujn industriajn resursojn (eblojn materialajn k energiajn), nuligante ĉiujn eblajn defektojn (? Red.) k interrompojn en la laboro. Okaze de la plej etaj defektoj (?) ni faris alarmon, por atentigi ĉiujn pri la necesa plibonigo en la produktado. Kaj ni tuj korektas k nuligas ĉiujn defektojn (?) trovitajn k levas la kvaliton de la laboro k produktaĵo.
Tute hazarde naskiĝis novaj formoj de la laboro, kiuj nomiĝas: socialista konkurado, atakbrigada laboro k transpasantaj brigadoj. Ĉi lastaj havas la taskon helpi la venkon super la malfaciloj de ĉiuj laboristoj en ĉiuj laborprocedoj k laborfakoj.
Nia fabriko alvokis por socialista konkurado ĉiujn aliajn fabrikojn najbarajn. Kaj pro la malfruiĝo de unu aŭ alia el la konkurantoj, la sukcesantaj fabrikoj helpas al la malfruinta per siaj sperto k organizado de la labormetodoj. Kaj tiel ni sukcesis levi la produktadon de la malfruintaj fabrikoj ĝis tiu de la bone progresinta.
Ĉiuj junaj laboristoj k precipe la komjunularo partoprenas la likvidon de la analfabeteco ĝenerala k profesia: ni vizitas diversajn kursojn k politeknikajn lernejojn. Dank’ al tia entuziasma k intensa laboro, same kiel al la ĝusta gvidado de la komunista partio, nia fabriko Krasnoĥolmskaja sukcese finis sian „promfinplanon» antaŭ la fino de l’jaro. Ni opinias, ke ankaŭ vi kiel laboristoj en la kapitalistaj landoj povas apliki la socialistan konkuradon k atakbrigad-laboron en la fako de revolucia laboro: varbi novajn membrojn al komunista partio, gajni novajn membrojn al komunista junularo, pligrandigi la distribuon de la revolucia ĵurnalaro, partopreni la batalorganizojn kontraŭ la faŝismo, helpi la organizadon de la unueca ruĝa fronto de ĉiuj laboristoj.
Karaj K-doj, bonvolu respondi al ni, ĉu vi gvidas tian laboron k sukcesas en ĝi aŭ ĉu vi volas komenci energian partoprenon je tia laboro?
Plue ni petas respondi al jenaj demandoj: Kun kia rapido la ekonomia krizo kaptas vian landon, apartajn urbojn k regionojn, donu kelkajn statistikajn nombrojn. Kia estas la stato de la laboristoj ĝenerale, de la laborantoj k senlaboruloj? Kia estas la revolucia movado inter la laboristoj k kamparanoj en via lando k apartaj regionoj? Kia estas la amplekso de la senlaboreco, la ŝtata subvencio k sindikata? Kion skribas la kapitalistoj pri USSR k kion opinias pri tio la laboristoj k kamparanoj? Kiaj estas la metodoj de la lukto kontraŭ la kapitalistoj?
Se vi povas, kunsendu bildojn k fotojn ilustrantaj la priskribon. Kion vi faras por diskonigi la veron pri USSR k por defendi ĝin okaze de imperiista milito kontraŭ USSR?
Kun revoluciaj salutoj en la nomo de la laboristoj de l’fabriko Krasnoĥolmskaja.
Mikaelo Jakŝinskij.
P. S. Skribu al ni: USSR, 9, Poŝtkesto 321, KIFINTERN (por M. Jakŝinskij).
¹ Laborista korespondanto.
Kun tiu ĉi numero finiĝas la abonoj de la unua kvaronjaro. Per tuja reabono vi evitas interrompon en la ekspedado.
Naciaj limoj malhelpas al la homaro.
En meza Germanio, proksime de la urbo Ŝlajc (Schleiz) estas strato, sur kiu en longo de 6 km dekunufoje alternas la ŝtatlimoj:
1.— 113 metr. sur prusia teritorio, 2.— 235 metr. sur turingia teritorio, 3.— 10 metr. sur prusia teritorio, 4.— 245 metr. sur turingia teritorio, 5.— 302 metr. kun limo en la mezo de la strato, 6.— 998 metr. sur turingia teritorio, 7.— 147 metr. sur prusia teritorio, 8.— 186 metr. sur turingia teritorio, 9.— 207 metr. sur prusia teritorio, 10.— 92 metr. sur turingia teritorio, 11.—2796 metr. sur prusia teritorio.
Alterne oficas, konstruas sur tiu ĉi strato, — jen prusoj, jen turingoj. Jam depost 1815 oni klopodas ĉi tie plibonigi la limrilatojn. Per la ĝis nun faritaj 95 kontraktoj oni finfine atingis la rezulton — supre montritan.
Tamen — restas espero por ni sennaciistoj. Malrapide, iom post iom, heliĝas en la kapoj:
Sur germania teritorio ekzistis en la jaro 1793 — 323 apartaj ŝtatoj, en la jaro 1803 — 211 apartaj ŝtatoj, en la jaro 1816 — 42 apartaj ŝtatoj, en la jaro 1860 — 37 apartaj ŝtatoj, en la jaro 1871 — 26 apartaj ŝtatoj, en la jaro 1931 — 17 apartaj ŝtatoj.
J. Burger (601).
POR NIA MEDITO.
Pri absoluta vero.
Nia sento instigas nin, unue, kredi, ke ni kapablas koni la absolutan veron; sed la studado forprenas de ni tiun ĥimeran pretendon. La scienco ĝuste havas la privilegion instrui nin pri tio, kion ni ne scias, anstataŭante la senton per la racio k la eksperimentado, k montrante al ni klare la limojn de nia nuna konkapablo. Sed, per iu mirinda kompenso, laŭgrade kiel la scienco malaltigas nian fieron, ĝi pligrandigas nian kapablon.
La scienculo, kiu daŭrigis pri fenomeno la eksperimentan analizon ĝis la relativa determinismo, sendube vidas klare, ke li ne konas tiun fenomenon en ĝia unua kaŭzo, sed li fariĝis ties mastro: la instrumento, kiu agas, estas de li nekonata, sed li povas ĝin utiligi. Tio estas vera en ĉiuj eksperimentaj sciencoj, en kiuj ni povas atingi nur relativajn aŭ partajn verojn, k koni la fenomenojn nur en iliaj ekzistokondiĉoj. Sed tiu kono sufiĉas al ni por etendi nian regadon super la naturo.
Ni povas produkti aŭ malebligi la aperon de fenomenoj, kvankam ni ne konas ties esencon, simple pro tio, ke ni povas reguligi iliajn fiziko-ĥemiajn kondiĉojn. Ni ne konas la esencon de la fajro, de la elektro, de la lumo, k tamen ni ties fenomenojn reguligas niaprofite. Ni tute ne konas la esencon mem de la vivo, sed malgraŭ tio ni reguligas la vivfenomenojn, tuj kiam ni sufiĉe konas iliajn ekzistokondiĉojn. Sed en la vivaj korpoj tiuj kondiĉoj estas multe pli malsimplaj k pli delikataj k sekve multe pli malfacile kompreneblaj ol en la malvivaj korpoj: en tio kuŝas la sola diferenco.
Klaŭdo Bernar (france: Bernard).
Reĝoj vizitas respublikojn …
La faktoj, kiujn traktis K-do F. S. en „S-ulo» n-o 383 sub supra titolo, pensigas min pri karakteriza kuriozaĵo, kiu okazis lastatempe en Saksio. La ĉefpersono de la afero laŭŝajne prezentas escepton inter la reguloj, ĉar li kiel eksreĝo rajtis reveni sian „propran» landon.
Kiel konate, ĝis 1918 Saksio estis reĝolando. La reĝo ŝatis konjakon k „amis sian popolon». Nur pro la specialaj cirkonstancoj en 1918 li abdikis, dirante la mirindajn, majestajn vortojn: „Faru vian koton solaj!»¹ Poste li translokiĝis en kastelon en Silezio, nomata Sybillenort (= Sibilejo), k funkciis tie kiel protektanto de faŝistaj formacioj. La bezonitajn milionojn da markoj liveris al li lia dankema popolo (kompreneble kontraŭ la volo de ties revoluciema parto). La eksreĝo mortis, la respubliko funebras. I. a. la ĉefurbestro de la iama reĝurbo Dresdeno k
¹ Malpli reĝe esprimite, tio signifas: „Prizorgu viajn aferojn mem!»
— página 8 —
148 SENNACIULO
eĉ — mi ne povas ne mencii tion — la socialdemokrata prezidanto de la urba parlamento, estis kondolencintaj al la postrestanta parencaro de la mortinta eksreĝo. —
Antaŭ kelkaj tagoj la altranga kadavro estis transportata al Dresdeno. La ŝtataj k komunumaj domoj en tuta Saksio estis funebre mezmaste flagornamitaj. Registaraj, urbaj, armeaj, ekleziaj, faŝist-asociaj k multaj societaj reprezentantoj partoprenis la funebran ceremonion. Amasoj da scivolemuloj, inter ili multaj proletoj, premegis sin dum horoj sur stratoj k placoj. Pro troaj ekscitiĝo k interpremado 2 virinoj tuj sekvis al „sia reĝo», siavice mortante. Ilin trafis apopleksio. 120 personoj pro la ŝtreĉa, dumhora funebrado estis svenintaj. En la „kortega preĝejo» oni parad-elmetis la „majestan» kadavron sur katafalkon k fine entombigis ĉi tiun „plej superan generalon» je „ĉiuj militistaj honoroj»…
Tiel vizitis „nia reĝo» „sian respublikon» k tiel entombigis la saksa respubliko „sian reĝon». La mortinto eble estis koninta siajn iamajn regatojn. Oni rakontas, ke li rilate al ĉi tiuj okaze rimarkigis: „Vi ja estas kuriozaj respublikanoj!» Aŭ ĉu do ekzistas antaŭsentoj?
W. Riedel (16 652).
La klasbatalo tra la mondo
Komunista gvidanto en Slovakio kondamnita.
La ĉeĥoslovakiaj juĝistoj kondamnis la komunistan deputiton Major je 16-monata karcera puno, krome je monpuno de 2000 kronoj k nuligo de l’ mandato. Li ne povas esti elektata dum 5-jara daŭro nek esti elektanto, plie dum tiu tempo ne rajtas praktiki sian profesion. Major estis instruisto, sed maldungita pro siaj ideoj. Tiu atako tamen ne deturnis lin de lia vojo. Li gvidis la agitadon en la fabrikoj, ĉe la kamparanoj de l’grafaj bienoj k ĉe la vilaĝanaj terkulturistoj, gvidis ankaŭ la batalon de tiuj lastaj kontraŭ impostego k oftaj aŭkcioj, por pli altaj salajroj k pli bona vivo.
Li estis arestata jam la 25-an de majo 1931 okaze de publika kunveno de la kom. partio en la de hungaroj loĝata vilaĝo (kun 150 loĝantoj) Nemeŝkosut. En la tuta Galanta distrikto tiam okazis ekbatalo por pli alta salajro (en la bienoj la kamparanoj ricevis nur 7-kronan salajron). Ĉeestis ĉ. 100 bohemaj ĝendarmoj, kiuj proklamis malpermesita la kunvenon, k kiam Major volis sciigi al la kunvenintoj pri la afero, la ĝendarmoj ekbatis k malliberigis lin, murdis 3 laboristojn k vundis multajn aliajn, inter ili maljunulinon. Ĝis la 17-a de decembro Major restis senjuĝa k tiam okazis la drakona kondamno pro „fripona k abomena ago». La revoluciemaj laboristoj k intelektuloj en Ĉeĥoslovakio ekprotestante montris la karakteron de tia juĝo, ĉar por ili Major restas sincera oferema lab. gvidanto.
Virgi.
El Hispanio.
La revolucia agado de l’anarkistoj k sindikatistoj daŭrigas disvolviĝi. En Barcelono centoj da K-doj estas arestitaj. Cento inter ili estas deportitaj, sen plej eta formo de proceso, en nekonatan regionon, verŝajne en hispanian Gvineon. En Barcelonon alvenis militŝipo k aviadiloj; la policanoj disponas pri maŝinpafiloj. La militista polico estas plifortigita je 2500 homoj, dum oni aĉetis por 5 milionoj da pes. 60 ŝarĝaŭtomobilojn k 40 potencajn fajrestingajn pumpilojn.
Antimil. Gazetservo Harlemo.
Diktatoreco ĉe la rumanaj fervojoj.
Generalo Jonesku, ĝenerala direktoro de l’rumanaj fervojoj, estas vera diktatoro. Li maldungas la fervojistojn laŭ sia plaĉo. Por rezisti al la milita diktatoreco, la rumanaj K-doj fondis federacion, al kiu apartenas ĉiuj kategorioj de la fervoja personaro. Sed la cirkonstancoj malebligas al niaj K-doj komenci atakan batalon. La direkcio konstante provokas ilin esperante, ke la personaro spontanee sin defendos k la direkcio per tio ricevos pretekston por amasaj maldungoj. La malfacila situacio en la industrio malebligas al maldungitaj fervojistoj trovi alian laboron. Atendante pli bonan tempon, niaj rumanaj K-doj restas en defensivo, sed la venontaj okazoj trovos ilin batalpretaj.
ITF-Gazetarservo.
La „laborista paradizo» de Ford.
Okaze de manifestacio gvidita de la komunistoj en Detrojt kvin laboristoj estas mortigitaj k granda nombro vunditaj (komence de marto). La batalo ekestis, kiam grupo el tri mil senlaboruloj invadis la fabrikojn de Ford ĉe River Ruĵ (Rouge) postulante laboron. Sesdek policanoj k la fabrik-gardistoj ekpafis; la mortigitoj troviĝas ĉiuj ĉe la flanko de la manifestaciantoj.
T. S.
El Estonio.
El 34 komunistoj, kiuj estis juĝataj de milit-tribunalo en Tallinn, pro konspiro kontraŭ la sekuro de l’ŝtato, la 4-an de marto, nur tri estis malkondamnataj, 5 estis kondamnataj al 12 jaroj da punlaboro, 8 al 10 jaroj k 4 al 6 jaroj; la ceteraj ricevis karcerpunojn de 3 monatoj ĝis 3 jaroj.
E. S.
Instruista mizeriĝo k batalemo.
En Rumanio instruistoj kunpuŝiĝis kun policanoj pro tio, ke la registaro vane venigis senlaborajn instruistojn al Bukaresto, esperigante ilin pri enoficigo. Pluraj estis vunditaj. En 1931 estas malfunkciigitaj 50 universitatoj, 60 faklernejoj k 15 seminarioj. — En Polio la ŝtato fermis 10 litovajn elementajn lernejojn. — En Anglio la Ĝenerala Instruistina Asocio dum sia jarkomence okazinta kongreso postulis egalrajtecon kun la viraj kolegoj. En Irlando 6-pocenta salajrmalaltigo por la geinstruistoj. — En la insulo Cejlono la salajrpago por ili malantaŭas je 8 ĝis 14 monatoj, precipe en budaanaj lernejoj. — En Ĉikago (Usono) depost aprilo 1931 devas malsati 18 mil instruistoj sen salajro. La urbo ŝuldas al ili 20,5 milionojn da dolaroj. En protestkunveno partoprenis 25 mil geinstruistoj. 13 kolegoj estis arestataj k eldemandataj pri komunisteco.
Laŭ I.B.A. — S.A.
RELIEFAJ OKAZINTAĴOJ.
La franca registaro iniciatis la starigon de Danublanda ekonomia konfederacio, en kiu partoprenu ankaŭ Aŭstrio, sed ne Germanio. Ĝi estas kvazaŭ kontraŭprojekto kontraŭ la german-aŭstra dogan-unuiĝo, kiu fiaskis en la lasta jaro dank’ al la forta kontraŭstaro ĉefe de l’francaj ŝtatistoj.
Japanio, atinginte sian provizoran celon en Ŝanĥajo per repremo de l’ĉina armeo je 20 km ekster Ŝanĥajo, konsentis batalhalton. La Ligo de Nacioj klopodas pri la reguligo de l’konflikto, sed ĝis nun ne trovis „akcepteblan formulon». — En nordo la japanoj proksimiĝis la limon de l’sovetia teritorio.
La Nankina registaro k Kuomintan-plenumkomitato decidis restarigi la diplomatajn rilatojn kun Sovetio.
Ribelmovado de l’„Lappo»-faŝistoj en Finlando kontraŭ la konstitucia registaro fiaskis.
Atenco de studento kontraŭ germana ambasadora konsilanto en Moskvo estas rekonita kiel farita pro politikaj motivoj. La sovetia registaro konsideras ĝin kiel manovron por ĝeni la nunajn intertraktojn inter Berlino k Moskvo pri havigo de monprunto al la sovetia industrio, por plua provizado ĝia per germanaj industriproduktoj.
Senpoveco k korupteco de l’usona polico montriĝis en hela lumo okaze de l’forrabo al la infaneto de l’fama aviadisto Lindberg. Ĉi lasta, malfidante al la policaj klopodoj, turnis sin pro helpo al du banditoj („gangster»oj)!
Kamelina (Camélinat), unu el la lastaj ankoraŭ vivintaj komunanoj de 1871, direktoro de l’ŝtata Monfarejo dum la Komuno, socialista deputito en 1885, ĉefkasisto de l’unueca partio dum longaj jaroj, post la skismo kompartiano, mortis la 5-an de marto en Parizo, 92-jara. La gazetaro laŭde elstarigis lian honeston, nekoruptebon k sinceron. La kadavro estis ceremonie transportata al lia provinca naskiĝloko.
Mortis la 7-an de marto Aristido Brian (Briand), unu el la plej eminentaj ŝtatistoj de l’epoko; malriĉa advokato, brila oratoro, li renegatiĝis de la socialismo k fariĝis bona servisto de l’burĝaro. Li servigis al si la „Ligon de Nacioj» kiel instrumenton, klopodante en la senco de unuigita Eŭropo sub la hegemonio de Francio. La pacistoj vidis en li la „apostolon de la paco». Laŭ voĉdono de l’Parlamento li „bone servis al la patrio» k pro tio havis „nacian enterigon».
La balotoj por regna prezidanto en Germanio de 13. marto donis jenajn pocentojn al la diversaj kandidatoj: Hindenburg (respublikanaj partioj) 49,6%; Hitler (faŝisto) 30%; Telman (komunisto) 13,3%; Düsterberg (monarkisto) 6,8%. — En sept. 1930 la Hitler-partio ricevis 18,3% da voĉoj, la komunistoj — 13,1%).
— página 9 —
SENNACIULO 149
TRA ESPERANTIO
Publikaj leteroj al multaj SAT-anoj.¹
VII
Karaj K-doj,
sendube la demando pri la enhavo de nia gazeto estas tre priparolinda temo, k volonte mi dediĉas al ĝi ĉi tiun leteron. Ne kredu, ke iam ajn mi havis la opinion, ke „S-ulo“ plenumas perfekte la rolon, kiun oni povas atendi de esperantlingva organo, havanta legantojn en la tuta mondo. Nemalofte mi cerbumis pri la problemo. Jam en la jaro 1922 aperis en la julia n-o de la malnova Sennacieca Revuo sufiĉe ampleksa artikolo kun la titolo: La spirita vivo de nia presorgano. Tiun artikolon mi ĵus relegis k konstatas, ke mia opinio pri la demando restas preskaŭ la sama. Permesu do, ke mi citu parton el tiu artikolo:
„Unue mi notu, ke monata² revuo ne povas esti informhava pri aktualaĵoj; ĝi povas esti nur dokumenthava, t. e. enteni studaĵojn, tradukindaj por naciaj gazetoj.
„Generale ni ĉiuj estas tre nesciaj pri eksterlando. Mil faktoj, kiuj iafoje ŝajnas sensignifaj por enlandano, estas male tre interesaj por eksterlandano. Kiam iu skribas pri sia lando, li ĉiam pensu pri tio, kion li deziras ekscii el eksterlando. . .
„. . . Pri kio havas intereson nia legantaro? Estas facile respondi, se oni atentas pri la celo de nia entrepreno. El ĉiu lando ni deziras ricevi raportojn pri:
I-e Vivkondiĉoj: a) salajro, b) kosto de la vivbezonaĵoj, c) senlaboreco, d) labordaŭro k. s. — II-e Ekonomia situacio: a) ĉefaj industrioj, b) eksportado, c) importado, d) stato de la fervojaro k ŝiparo. — III-e Politika k laborista movadoj: a) nombro de anoj en la respektivaj organizoj; c) nombro de gazetoj kun la respektiva nombro de legantoj, d) intelekta k morala valoro de la gvidantoj ktp. — IV-e Religia k liberpensa movadoj: a) eklezioj, b) sektoj, c) filozofioj, d) moroj ktp. — V-e Literatur-, art-, kleriga movado: a) skoloj, b) tendencoj, c) gravaj verkoj ktp.
„Kompreneble por pentri tian ĝeneralan bildon, tio necesigas preskaŭ enciklopedian scion. Sed per opa kunlaborado estas eble atingi kontentigan rezultaĵon. En iu grupo kvar aŭ kvin K-doj povas ĉiu siaflanke serĉi k enketi pri la supre menciitaj punktoj. Ekzistas bibliotekoj, kiujn ili povas konsulti. En la daŭro de kelkaj monatoj estas eble per legado de revuoj k ĵurnaloj kolekti materialon por verki raporton. . . “
Hodiaŭ mi ne bezonas multon aldoni al tiuj miaj diroj el antaŭ dek jaroj. Se en ĉiu lando oni organizus tian laborkolektivon, estas tute certe, ke „S-ulo“ povus fariĝi valora fonto el sciigoj, per kiuj la legantoj havas pli bonan komprenon, pli klaran bildon pri diversaj landoj ol la ĝenerala publiko. Tiel ilia esperantisteco donus al ili tiurilate superecon.
La L.E.A., kiuj estas konvencie ligitaj kun SAT, povus preni sur sin la organizadon de tiaj raportkomisionoj. Tio plifirmigos la ligitecon inter la por- k peresperantaj aparatoj.
Kompreneble la raportoj devas esti tute objektivaj, k tie kuŝas eble la malfaciloj. Ĉu partiano kapablas raporti senpartiece pri alia partio aŭ eĉ pri sia propra? Mi ne riskas jese respondi tiun demandon. Eble kelkaj kapablas, sed mi dubas pri la plimulto. Konsciaj SAT-anoj, kiuj komprenas la veran signifon k uzatindecon de esperanto, devas tamen nepre celadi al objektiveco.
*
Se pro partiecaj kaŭzoj la priparolitaj raportkomisionoj ne povas laŭcele funkcii, estas eble prezenti al si alian bildon pri la enhavo de „S-ulo“.
Unue mi volas rimarkigi pri la ekzisto ĉe la ĝenerala publiko de bezono esti pli malpli detale informita pri la diversaj opinioj k ideofluoj el la tuta mondo. Mi menciu ekzemplon: antaŭ unu jaro ekaperis en Francio grandampleksa, ĉiusemajna gazeto kun la titolo „Je suis Partout“ (Mi estas ĉie), kiu estas plenigata preskaŭ ekskluzive per tradukoj ĉerpitaj el plej diverslingvaj ĵurnaloj. Tiu iniciato eĉ trovis baldaŭ imitanton k konkuranton. Jam de pluraj monatoj aperas alia gazeto pli multpaĝa, sed kun simila enhavo. Ĝia titolo estas LU (Legita) k ĝia subtitolo klarigas: dans la presse universelle (en la universala gazetaro). Ambaŭ apartenas al burĝaj firmoj. Tamen en ĉiu n-o de „LU“ troviĝas artikoloj ĉerpitaj el la Sovetiaj gazetoj k tiel prezentantaj la oficialan komunistan opinion. Pri iu difinita mondpolitika problemo la plej diversaj k eĉ kontraŭdiraj vidpunktoj estas do prezentataj en la sama gazeto k iafoje en la sama n-o. Kredeble burĝaj legantoj devas ofte grumbli k kolereti ĉe tia legaĵo. Sed ili legas, tial ke ilia klaskonscio avertas ilin pri la neceso ĝuste koni la starpunkton de la „malamiko“.
Ĉu la legantoj de „S-ulo“ ne kapablas, simile al burĝoj, konatiĝi kun opinioj, kiujn ili ne aprobas? Mi facile prezentas al mi jenan enhavon por nia gazeto: Pri iu difinita politika problemo ĝi konsistus el la plena traduko aŭ resumo de artikoloj ĉerpitaj el anarkista, komunista k socialista ĵurnaloj el iu lando. Tiel la legantoj povus prijuĝi la tiean politikan atmosferon. La tradukinto ne bezonus mildigi la esprimojn, ĉar li ja ne havus respondecon pri ili.
Ĉu tiu mia propono estas efektivigebla? Mi ne povas aserti pri tio. Nur la sperto povus decidi. Almenaŭ ŝajnas al mi rekomendinda la eksperimento. Kaj se mi havus tempon, tre volonte mi komencus, rilate Francion.
*
Se troviĝas inter la SAT-anaro kompetentaj K-doj, mi povas ankaŭ rekomendi al ili jenon: Ili vizitu iun respondecan gvidanton de sufiĉe grava laborista organizo k metinte en liajn manojn ekz-on de „S-ulo“ parolu al li proksimume jene: „Jen estas la organo de la proletaj esperantistoj; ĝi estas legata en la tuta mondo k eĉ ĝis trans la polusa cirklo (tiam vi montru n-on kun artikoloj de K-do Ruus); ĝi ja ne havas plurajn dekmilojn da legantoj, sed ĝenerale ili estas ĉiuj pli malpli kleraj homoj k multaj el ili tradukas k represigas en sialandaj gazetoj, la interesajn artikolojn, aperintajn en nia organo. Okazas tiel, ke artikolo estas iafoje represata en deko da diverslingvaj gazetoj tra la tuta mondo. Vi certe havas interesajn aferojn por konigi al tutmonda legantaro k tial mi petas, ke vi konsentu intervjuon aŭ, se vi preferas, ke vi verku specialan artikolon por nia gazeto. Niaj legantoj estos ankaŭ kontentaj konatiĝi kun via fizionomio k mi petas, ke vi aldonu vian portreton. . . “
Se vi lerte klopodas k ĉe oportuna momento, ekzistas multaj ŝancoj, ke vi sukcesos. Per tio vi trafos duoblan celon: vi propagandos esperanton al influhavaj gvidantoj k vi plivalorigos la enhavon de „S-ulo“.
Ekzistas ankoraŭ aliaj rimedoj uzeblaj por atingi, ke nia gazeto fariĝu pli k pli inda je tutmonda legantaro; sed ĉi tiu letero jam fariĝis sufiĉe longa k do necesas, ke mi ĉesigu mian babiladon. Se inter vi, karaj K-doj, troviĝas kelkaj, kiuj pretas kunlabori laŭ la manieroj, kiujn mi menciis, ili bonvolu sciigi nin por ke ni povu aranĝi la aferon tiel, ke ne venu samtempe tro da materialo.
Dume estu kore salutataj de via
E. L.
¹ Komparu la n-ojn 376—384.
² La dusemajneco, eĉ la semajneco de „S-ulo“ ne multe aliigas la kondiĉojn. Kaj eĉ se nia gazeto aperus ĉiutage, ĝi tamen ne povus esti tute aktuala por la legantoj el Usono, Japanio k. a. landoj malproksimaj de la ekspedejo.
— página 10 —
150 SENNACIULO
12-a SAT-Kongreso en Ŝtutgart. 6.-11. aŭgusto 1932.
2-a Komuniko.
Ni konigas, ke la loka polic-direkcio provis fari malfacilaĵojn koncerne la okazigon de l’kongreso en Ŝtutgart. Nur post ankoraŭfoja interveno ni atingis, ke la polico konfirmis al ni skribe, ke sub la nunaj cirkonstancoj la kongresaranĝo estas permesata, sed ke ni devos denove intertrakti kun la polica direkcio dum julio pro la projektata publika varbkunveno okaze de la kongreso.
Kongres-aliĝiloj: Bonvolu noti, ke ĉiuj aliĝiloj kiel eble plej baldaŭ k principe nur devas esti sendataj al K-do W. Neumann, Vogelsangstr. 66, Stuttgart, Germ. La SAT-perantoj povas ricevi ĉe tiu adreso pliajn preparitajn kongres-aliĝilojn.
Kongresejo: Ankoraŭ ni ne luis salonon. Estas multekosta afero, k unue ni devas scii, kiom da Gek-doj efektive partoprenos la Kongreson. Anoncu vin tial sufiĉe frue! Vi helpos nin per tio en niaj laboroj.
Loĝejoj: Laŭeble ni prizorgos por ĉiuj partoprenontoj, privatajn, senkostajn loĝejojn. Por tiuj, kiuj deziras loĝi en hoteloj, ni sciigas, ke ili devos pagi minimume po 3 mk.g. tage. La junuloj antaŭvideble povos dormi en la loka junularhejmo (amasloĝejo) por 50 pf.
Vivtenado: Ĝenerale Ŝtutgart estas konata kiel urbo kun altaj prezoj. Tamen ni jam nun povas certigi al vi, ke estas eble tagmanĝi ekz. en la metalista hejmo k kelkaj aliaj bonaj restoracioj por 60—100 pfenigoj.
Veturprezoj: Favorprezojn por la kongresvizitontoj la regna fervojasocio k la Ŝtutgarta tramdirekcio povos garantii nur se partoprenos la kongreson konsiderinda nombro. Estus bone, se la Gek-doj organizus kongreskaravanojn.
Postkongresaj ekskursoj: Estos komuna ekskurso al laborista sunbanejo en la proksimo de l’urbo. Okazos ankaŭ gvidadoj tra la urbo. Plie ni zorgos pri vizito al la „naturamika domo Kniebis“ (posedo de l’ proleta turista organizo internacia) per aŭtobuso. Tiu hejmo situas en la ĉarma „Nigra arbaro“. Tie la partoprenontoj povos tranokti. Elspezoj proksimume 5 mk.g.
Grava peto: La 6-an de aŭgusto ni aranĝos publikan kunvenon, dum kiu parolados du K-doj pri la temoj: „La mondlingvo esperanto“ k „Kial ni laboristoj lernas esp-on?“ Por evidente montri al la ĉeestantoj, kiel esp-o praktike servas al la laborista klaso, ni ekspozos materialojn ricevitajn per esp. korespondado. Kiu volas subteni nin tiurilate, sendu aĵojn al la jam citita adreso. Estus ankaŭ dezirinde, ke sin anoncu ĉe ni negermanaj Gek-doj, kiuj estas pretaj paroli en la varbkunveno mallonge (5—10 min.) pri la cirkonstancoj en siaj landoj. Krom tio ni petas germ. SAT-anojn disponigi sin por tradukoj de la germ.lingvaj paroladoj de l’reprezentantoj de la lokaj lab. organizoj dum la salutvespero (7. 8.).
O. K. K.
1-a listo de partoprenontoj.
- 30 Deubler Konr., München (Germ.)
- 5488 Schneider Wilh., Sulzgries (Germ.)
- 17447 Roth Hans, Eßlingen (Germanio)
- 2429 Breddermann Osk. Eßlingen (Germ.)
- 9332 Lievestroo Jan, Zwolle (Holando)
- 14946 Van’t Hof, Amsterdam (Holando)
- 16992 Klatil Erna, Amsterdam (Holando)
- 90 Lerchner Richard, Leipzig (Germ.)
- 2465 Lerchner Charl., Leipzig (Germ.)
- 10614 Göppner Rudolf, Leipzig (Germ.)
- 16860 Friedrich Kurt, Gränitz (Germ.)
- Ulo, Stutgart (Germanio)
- 17017 Van der Griend, A. Amsterd. (Hol.)
- 4396 Steiner Franz, Stuttgart (Germ.)
- 16900 Wettig Oskar, Gelnhausen (Germ.)
- 17381 Wettig Lissy, Gelnhausen (Germ.)
- 13607 Roosing Arend, Zeist (Holando)
- 8815 Fuchs Hubrecht, Den Ilp (Holando)
- 16599 Duif Anni, Amsterdam (Holando)
- 13552 Melchinger Fr., Geislingen (Germ.)
- 16940 Moesmer Erw., Geislingen (Germ.)
- 16941 Kühnle Fr., Geislingen (Germ.)
- 17557 Maier Matth., Ettlenschieß (Germ.)
- 14624 Moravec Franc., Ottersleben (Germ.)
- 17678 Wagner Rosel, Stuttgart (Germ.)
Junular-tendaro:
Kune kun la Ŝtutgartaj Gek-doj mi intencas prepari junular-tendaron. Ĝi okazu antaŭ la 12-a Kongreso en la proksimo de Ŝtutgart. K-do Ŝnajder, Sulcgris, eltrovis taŭgan lokon, la „Katharinenlinde“. Estas gimnastikejo sur monto ĉe arbara rando kun bela vido super la tuta regiono k al la malproksima Alb-montaro. Ĉe malfavora vetero ni havos la permeson disponi ankaŭ pri la gimnastika domo. Atingebla estas la loko per 1¹/₄-hora marŝo de Obertürkheim aŭ de Eslingen, urboj, al kiuj vi povas veturi de Ŝtutgart per fervojo aŭ per tramo. La tendaro daŭru tutan semajnon. Ni intencas aranĝi dum tiu tempo alterne ekskursojn, ludojn k kursojn; eble ni povas studi teatraĵon aŭ ion similan por prezenti dum la adiaŭa vespero de l’Kongreso. Pri la kostoj diri jam ion certan ankoraŭ ne estas eble; kredeble ili ne estos altaj; definitivan sciigon pri tio, same kiel pri programo ktp, ni povas komuniki nur, kiam ni scias la proksimuman nombron da partoprenontoj. Ĉiu, kiu deziras partopreni la tendaron, menciu tion sur la Kongres-aliĝilo. Krome li (ŝi) sin anoncu ĉe K-do Vetig, Gelnhausen, Germ. Sportul(in)oj k naturamik(in)oj, kiuj posedas tendon disponeblan bonvolu mencii tion. Ne prokrastu aliĝi. Pliaj komunikoj sekvos sur la „J. P.“
Ĉu necesas skribi multon pri la valoro de tia tendaro? Ni ĉiuj ja scias k komprenas, kiel taŭga estas tia okazo por interkonatiĝi k amikiĝi kun proletaj Gek-doj ĉiulandaj. Ni, la iniciatantoj de l’tendaro, esperas, ke ĉi tiu kreu pli firman ligon inter ni junaj SAT-anoj, junaj prolet-esperantistoj.
Amikece! Vetig (16 900).
Ĉe la Laboristaj Esperanto-Asocioj.
La lab. esp. movado en Norvegio.
Dum la lastaj 4 jaroj la norvega LEA (Arb. Esp.-Forbund i Norge) travivis tre malfacilan periodon, kaŭzitan de malhonestaĵoj de iu K-do, k pro la nuna malbona situacio de la laboristoj; multaj perdis la fidon al LEA. Pro tiuj cirkonstancoj ĝi preskaŭ bankrotis k estis devigita vegeti.
Sed, lastan vintron, ni povis konstati pligrandiĝantan intereson. La 4. febr. okazis en la Popoldomo de Oslo ĝenerala kunveno de LEA, k precize je la 19-a horo la ĉambro estis plena. Tiel multajn ĉeestantojn ni ne vidis dum multaj jaroj, k la kunveno havis bonan sukceson, certe estis turnpunkto por la esp. lab. movado en Norvegio. Grava estis ekz. decido pri kunlaborado kun Laborista Klerig-Asocio, kiu pli bone povas aranĝi kursojn buŝajn k perkorespondajn, reklamadi ktp. Per ĝia helpo ni certe atingos tre bonajn rezultojn.
Kiel en aliaj landoj, ankaŭ ĉe ni la opoziciularo lastatempe „montris siajn dentojn“. Ĝi estis forte reprezentita ĉe la kunveno, kiu estiĝis tre vigla. Tiel ili vole nevole helpis pligrandigi la intereson. Antaŭe ekzistis en Oslo nur Lab. unuiĝo esp-ista (Arb. Esp.-Forening). Sed depost la pasinta somero por kelkiuj eble la loko estis tro malvasta; ili forlasis LEA-on k fondis propran klubon „La Proleto“ (kun propra gazeto samtitola, kiun ili subnomas „Bulteno de prolet-esp-istoj en Norvegio“). Oni ne devas interŝanĝi ĝin kun „Arbeideresperantisten“, la organo de LEA.
La opozicio ŝajne bone laboras siamaniere, sed estas en absoluta malplimulto k ne povas malutili al LEA. Kontraŭe, ili vekis multajn LEA-anojn, kion ili certe ne deziris.
Por ke LEA povu persisti pri sia senpartieco, estas aktuale aliigi la statuton. LEA devas esti senpartieca, devas esti loko por socialistoj, komunistoj, senpartiuloj ktp., nur por esp-o, ne por politika agitado. Ankaŭ alia grava afero estas ordigita: preso k eldono de nova lernolibro; ĝis nun ni uzis plejparte lernolibrojn verkitajn en dana lingvo, kiu estas proksimume la sama kiel norvega laŭ malnova ortografio. Kiam tiu ĉi malmultekosta lernolibro aperos, granda manko estos forigita.
En Oslo troviĝas pluraj esp-istaj kluboj; ĉiuj aranĝis dum la vintra sezono kursojn, kiuj tre bone efikis. Ĉiuprofesiaj laboristoj partoprenis, k la plejparto aliĝas al LEA. Ankaŭ en diversaj landpartoj okazas vigliĝo de la movado, precipe en la nordo, ekz. en Narvik, Trondhejm k.a. Ŝajne la esp. movado nun antaŭenmarŝas en tuta Norvegio.
16 788.
— página 11 —
SENNACIULO 151
La unua lab. esp. hejmo en Amsterdamo.
La Grupo Zamenhofa (V-a sekcio Amsterdama de F.L.E.¹) sciigas jenon: Antaŭ 3 jaroj en majo fondiĝis nia grupo en la okcidenta kvartalo de Amsterd. Ekde la stariĝo de tiu grupo jam montriĝis, ke en la nomita kvartalo regas intereso por nia afero, kiu kreskis k kreskadas en la daŭro de l’ ekzisto de la esp.sekcio. La grupo fariĝis tro multnombra k kvar novaj sekcioj estis fondataj. Proks. 500 kursanoj enskribiĝis. Pli granda kunvenejo necesiĝis.
Ni sukcesis lui loĝejon en la kvartalo, konsistantan el du sufiĉe grandaj ĉambroj, koridoro k kuirejo, ankaŭ ĝardeno. Ni povas dividi la salonon en du partojn per du vitraj pordoj, tiel ke estas du salonetoj. Kiam ekzemple okaze de interna kunveno ĉeestas multaj personoj, la pordoj povas esti malfermataj k ni havas salonon por 100 personoj.
La instalo de nia hejmo postulis multe da laboro. Feliĉe ni estas gelaboristoj, inter kiuj regas bona spirito de kamaradeco. Tuj anoncis sin Gekdoj ĉarpentistoj, elektristoj, pentristoj, purigistinoj, kudristinoj ktp. k post 14 tagoj la hejmo estis ordigita. La 24-an de febr. okazis la malfermo. K-do Faulhaber, prezidanto de N.F.L.E., transdonis solene la ŝlosilon al nia prezidanto, K-do Veen. Ĉeestis tiuvespere proks. 90 personoj. Diversaj sekcioj sendis delegitojn. Multaj floroj ornamis la tutan hejmon. La I-a Amsterd. sekcio donacis du belajn pentrojn, la XIIIa ankaŭ promesis donacon. La Grupo Zamenhofa metis en sian propran domon „terglobon“.
La estraro havas grandiozajn planojn, kiujn ĝi esperas efektivigi, por ke ankaŭ iam la Amsterd. gelaboristoj estu varbitaj al nia bela idealo, k ne nur ili, sed la tutmonda Gek-daro!
Sekretariino 15 408.
¹ Ned. LEA.
Pri esp. gazeto en Portugalio.
K-do Soares miras (en n-o 383) pri la duonneŭtraleco de l’antaŭ nelonge aperinta „La Okcidentulo“. Jen mallonga klarigo pri la afero: La sola lab. esp. organizo en Portugalio estas „Nova Vojo“; la „Ligo de Okcidentaj Esp-istoj“, antaŭ nelonge fondita en Lisbono, ne sin prezentas kiel lab.organizo k ne malkaŝe propagandas pri esp-o ĉe laboristoj. Okaze de l’Zamenhofa datreveno la Ligo decidis aperigi „La Okcidentulo“-n, kies enhavo estas neŭtraleca, laŭ ĉies opinio. La dua n-o inklinas al laboristaro, kio pruvas, ke la unua n-o povus enhavi nur prolettendencan materialon. Tamen, tion ne volis la eldonintoj, kiuj preferis inviti al kunlaboro la sinjoron nomitan de K-do S. — Resume, „la Okcidentulo“ ne estas organo de l’proleta esp. movado en Portugalio, k „Nova Vojo“ havas nenian respondecon pri ĝi.
La Komitato de „Nova Vojo“.
Malsprita Komedio
Kvankam la skismigantoj de nia movado daŭrigas mensogi, kalumnii k insulti, la legantoj povis tamen konstati lastatempe, ke ni simple ignoris tion k silentis. Ni opinias necese tamen firme certigi la malverecon de ĉi tio, kio aperis en la n-o 17-18 de la „Bulteno“ de SEU:
„La Revizia Komisiono atentigas, ke siatempe eksmembro de SEU — Lidin — prezentis al la respektivaj partiaj instancoj ĉiujn materialojn de la direkcio de SAT kontraŭ K-do Drezen. Tiuj tre ampleksaj materialoj estis dufoje tre detale esploritaj de tre aŭtoritataj partiaj kontrolorganoj. . . “
Neniam ni liveris al Lidin iun ajn dokumenton. Vero estas, ke ni mem havis en la manoj leterojn de Lidin, kiu akuzis Drezen k Demidjuk. Kaj neniam ni uzis tiujn dokumentojn ĉu en la gazeto aŭ dum niaj paroloj ĉe kongresoj. Tiuj leteroj ankaŭ ne estis liverataj al la Kontrol-Komitato k sekve la juĝo de tiu instanco ne sin bazas sur dokumentoj liveritaj de Lidin.
Laŭ la sama fonto, ĉi tiu lasta estas reakceptita en S.E.U. Nu, tio helpas kompreni la tutan komedion. . .
Direkcio de SAT.
Jezuita friponeco
En „Isto“ n-o 33 aperis recenzo de anonimulo pri „Eŭgeno Onegin“ de Puŝkin, pri kiu ni ne povas tute silenti. Tiu libro estis presita en Moskvo, stokita ĉe SEU k Ekrelo, sed trompe provizita per falsa marko: kiel eldonanto estas ja indikita la nomo de SAT. Efektive la libro ne estas nia, ĉar SEU tenas la tutan stokon. Sed per tiu falso oni povis senhonte aserti, ke SEU presis por SAT libron ankoraŭ en 1931!!¹ Tiu faro estas jam sufiĉe fripona; sed al tio aldoniĝas perfekta jezuiteco. La legantoj juĝu mem: „Kvankam neniu volas nei la historie literaturan gravecon de Puŝkin k lia „Eŭgeno Onegin“, ĉi verko tamen ankoraŭ pruvas, ke SAT ĉesis esti la organizo de la proletaro. . . . “ ! ! !
¹ Komp. la n-on 366/67, p. 18.
Kiel organizi k gvidi perfektigan kurson?
Tiun demandon mi prezentis al mi multfoje. Ofte ja estas tiel, ke niaj novuloj en esperanto post studado dum unu vintro en niaj kursoj por novkomencantoj plej ofte bezonas partopreni perfektigan kurson. En Boras ni dum kelkaj jaroj spertis, ke multaj partoprenintoj de niaj elementaj kursoj post ilia finiĝo forlasas nian aferon, ne vizitas la klubajn kunvenojn, ne abonas al esp-gazeto, k baldaŭ forgesas ĉion lernitan.
Kompreneble oni ne povas postuli, ke ĉiu semo estu fruktodona, sed ni ankaŭ devas konstati, ke ni ne ĉiam atentas la novulojn. Certe starigo de perfektigaj kursoj por tiuj, kiuj vere interesiĝas pri la afero, estas gravega tasko por ni. Nia movado ja ĉiam bezonas alfluon de laborvolo k entuziasmo, k kursgvidanto, laborinta dum du aŭ tri jaroj, certe baldaŭ trovas, kiuj el lia anaro montras emon profunde ellerni la lingvon, k trovinte tiujn valorulojn, kiuj en esp-o ne nur vidas la mirindan lingvon, sed ankaŭ komprenas ĝian gravegan rolon por la tutmonda proletaro, estas nia absoluta devo starigi perfektigajn kursojn.
Nia loka esp. klubo, antaŭ kelkaj monatoj komisiis al mi aranĝi k gvidi tiun gravan laboron. Sed kiel plej bone solvi la problemon, jen la demando, kiun mi proponas pridiskuti? Mi kredas, ke tiu demando estas aktuala en multaj grupoj. Mi volas iom rakonti, kiel mi mem agis por solvi la problemon.
Nia studrondo konsistas el dek K-doj, kiuj dum la pasinta vintro formis la kernon en du studrondoj. La celo por ĉiu estas korekte skribi k paroli nian lingvon.
Ni kunvenas en unu vespero ĉiusemajne k ni partigas la tempon en tri partoj. Dum la unua duonhoro ni legas el Lingvaj respondoj. Poste sekvas horo, en kiu unu ĉe la antaŭa kunveno elektita K-do laŭtlegas artikolon aŭ rakonton originale verkitan de li. Mi k ĉiuj K-doj atente aŭskultas k rimarkante gramatikan eraron, mallertan esprimon aŭ nebonan vortelekton, mi skribas la kritikatan frazon sur la nigran tabulon k ni kolektive klopodas plibonigi la frazon. Ĉiu devas verki artikolon pri la temo decidita antaŭe ĉe kunveno, k ĝis nun ĉiuj akurate plenumis tiun taskon.
La lasta k plej interesa parto de niaj studkunvenoj estas la lasta horo k ĝi okazas ĉiam nur en esp-a lingvo en formo de interdiskuto, kies celo estas igi la partoprenantojn rapide k korekte mem konstrui bonajn frazojn en esp-o. Tamen ni neniam hazarde diskutas temon, sed ĉe kunveno antaŭa ni decidas pri la diskutota temo, k la partoprenantoj mem decidas pri ĝi. Jam pridiskutitaj temoj estas interalie naciismo, alkoholtrinkado, pacismo, vegetarismo ktp. En la nun okazontaj kunvenoj ni pritraktos la religion. Antaŭ ĉiu diskuto mi faras dekminutan enkondukan paroladon pri la temo. Ni ĉiam klopodas prezenti malsimilajn opiniojn, k okazas kelkfoje tiel, ke komunisto defendas la kapitalismon k naciismon k ne malofte ateisto aperas kiel eklezia pastro plena je metafiziko. Niaj diskutoj ĉiam estas viglaj k interesaj k mi kun ĝojo povis konstati,
— página 12 —
152 SENNACIULO
ke eĉ ordinare silentema K-do sentante sian opinion en momenta danĝero, vigle k kun elokventa ardo ekpartoprenis la diskuton.
Jes, tiel pasas niaj vesperoj, k laŭŝajne miaj K-doj estas kontentaj. Tamen estas tre interese k utile scii, kiel vi, K-doj en aliaj lokoj, aranĝas tiun aferon.
V. Ekström.
Eltirita el „Sveda Lab. Esperantisto“ (jan. 32).
Esperanto ĉe la socialista partio de Nederlando.
(Subtenu per alsendo de leteroj)
La socialdemokrataj esperantistoj en Nederlando dum kelkaj jaroj sendis pere de siaj partisekcioj al la ĉiujaraj kongresoj proponojn favore al esp-o. La nombro da sekcioj, kiuj akceptis tiujn proponojn, kreskis en la nuna jaro ĝis pli ol 30. Inter la kongresproponoj tiuj pri esp-o okupas gravan lokon. Jam aperis antaŭ 2 jaroj raporto favora al esp-o, sed la partiestraro ne klopodis ĝis nun efektivigi la konkludojn. Tial mi petas la lab.esp-istojn ĉiulandajn helpi nin en nia agado k sendi grandnombre klubajn aŭ personajn leterojn al la kongreso de l’socdem. partio, postulante la akcepton k efektivigon de l’esp. proponoj. La kongreso okazos de 26.—28. marto. Adreso de l’kongresejo: Gemeentelike-Konsertzaal (komunuma koncertejo), Haarlem. Nederl.
H. W. A. (13 025).
La neŭtraluloj en la krizo.
Ke ankaŭ la neŭtrala esp. movado suferas sub la frapoj de la granda ekonomia krizo, evidentiĝas el alvoko, kiu aperis en la februara n-o de ESPERANTO, la organo de U.E.A. „Ĉu UEA pereu pro la nunaj cirkonstancoj?“ demandas la Centra Oficejo de UEA siajn membrojn, alvokante ilin aliĝi kiel subtenantoj por forigi la danĝeron. „Per mil subtenantoj ni venkus, se ne glore, almenaŭ honeste.“
MEMORNOTO
Represis el „S-ulo“:
Der Funke, Berlin, 26. 2., porlerneja batalo en Belgio (383), 3. 3., „leĝo k ordo“ en Kalif., malsatego en Jap. (384); Volksstimme Hagen, 19. 12., faŝismo en Kalif. (372/3).
Peresper. materialon enpresis:
Neue Zeitg., München/Nürnb., 8., 9., 15., 10., 26. 2.; Bay. Echo, Münch., 20. 2.; Der Funke, Berlin, 25. 2., 26. 2. (de K-do Aarse).
RADIO-PROGRAMO:
25. marto: 22.00—22.30: Leningrad, 1000 m, informoj (samhore: 29. marto, 2. aprilo).
26. marto: 21.15—21.25: Lyon-la-Doua, 466 m, Humora dialogo (informoj samhore je 2. apr.)
27. marto: 9.00— 9.30: Ljubljana, 576 m, parolado (same je 3. aprilo). 22.00—22.30: Minsk, 700 m, informoj (same je 29. marto [?]).
31. marto: 21.15—21.35 ? : Kaŭnas, 1935 m, parolado. 22.35—22.45: Breslaŭ-Gleiwitz.
3. aprilo: 9.10— 9.35: Hilversum, 298 m, kurso. 10.30—11.00: Stokholmo, 435,4 m, Motala, 1348 m k relajoj, esp. k blinduloj.
NIA POŜTO
10 662. — Jes, „Al frato“ aperos en „LNE“. J. R., Lens. — K-do estas la mallongigo por „Kamarado“. 10 512. — Uzeblaj. Gek-doj Brujn. — Via anonco kostas —.75 guldenon.
KORESPONDADO
Unu enpreso, simpla trilinia anonceto kostas 0,80 mk. g., ĉiu plia linio 0,50 mk. g. — Grandaj anoncoj kun kadro: po kv. cm. kostas 0,20 mk. g.
AŬSTRIO
5 K-dinoj (17, 20, 24, 40 j.) volas koresp. kun K-doj; 10 K-doj (18—30 j.) kun K-dinoj. La grupo ankaŭ kolektive koresp. Resp. garantiata. Adr.: Dir. A. Schneider. Hohenberg.
ESTONIO
20 novaj esp-istoj dez. koresp. kĉl, grupe k individue; L, PK, PI. Skribu al: Esperanta Rondeto, Leisi.
[REKLAMO p.12] La Memoron PLIFORTIGAS k PERFEKTIGAS laŭ metodo trifoje premiita de la Pariza Akademio Prof de memoriko D. FAJNŜTEJN-VILNO, Zawalna 15 (Pollando). Dank’ al mia metodo, bazita sur leĝoj de psikologio, fiziologio, logiko k pedagogio, la MEMORO restariĝas ĉe tiuj personoj, kiuj ĝin perdis, pliboniĝas ĉe tiuj, kiuj havas malbonan k perfektiĝas ĉe tiuj, kiuj havas bonan; samtempe foriĝas la DISTRECO k maldiligento, fortiĝas la VOLO k pliboniĝas ĉiuj psikaj kapabloj ĉe personoj ĉiuaĝaj. Postulu senpage prospektojn de la memorfortiga kurso en esperanto.
GERMANIO
12 Gek-doj koresp. kun eksterl. samideanoj ĉl., pri ĉ. temoj, L, PK, PI. Resp. garantiata. Skribu al: Hermann Sorge, Siedlung Pfarraue, Rödlitz b. Lichtenstein-C./Sa.
SEA-Grupo de D-dorf-Oberkassel koresp. kĉl, L, PI. Skribu al: K-do Franz Neuburg, Heerdter Sandberg 27/2, Düsseldorf-Oberkassel.
K-do Herbert Gruhle (24-j.), Oststr. 98/II.l., Leipzig C 1, pri ĉ. temoj, kĉl, pref. kun Sovetio. Certe resp.
La 24. 4. 1932 okazos en Durlach la 1-a badena lab. esp. renkontiĝo. Ni petas ĉl. Gek-dojn, sendi al ni L, PK, PI, por nia propagandvespero. Ni certe resp. Adr.: K-do August Weiler, Pfinzstr. 99, Durlach/Bad.
22 esp-istoj (18—30 j.), finiĝintaj la kurson antaŭ 3 semajnoj koresp. kĉl. Gek-doj, pri ĉ. temoj. Resp. garant. Skribu multnombre! Adr.. Ernst Georgi, Südstr. 95, Merkstein, l/Aachen.
El la limurbo Aachen koresp. kĉl, pri ĉ. temoj, K-doj Nikolaus Bourmann (21 j., ŝuisto), Trierer Str. 24, k Martin Schütt (25 j., teksisto), Krautmühlenweg (ambaŭ en Aachen-Forst).
K-do Gerhard Hübner, Pestalozzistr. 146, U., Schlettau/Erzgeb., kĉl.
NEDERLANDO
12 gelernantoj aranĝas la 7. 4. 32, letervesperon. Sendu L, PK, PI al: Gek-doj Bruijn, Noordeinde 64, Wormeveer. Ni certe respond.
13 j. knabo koresp. kun knabo samaĝa. Adr.: S. Kozyn, Nieuwe Uilenburgerstr. 56/II, Amsterdam (C).
K-do B. Vuysje, Retiefstr. 60/III., Amsterdam (O), kĉl. Gek-doj, pri ĉ. temoj.
4 K-doj koresp. pref. kun gelaboristoj, kiuj laboras en linoleumfabrikoj. Skribu al: K-do J. Koomen, Assendelft.
K-do C. J. Coppens, Meermanstr. 60,Rotterdam, interŝ. PM. Sendu unue! Resp. garant.
SOVETIO
Laboristoj, scienclaborantoj-ĥemiistoj k de Scienca Instituto protektataj infanoj-lernantoj volas koresp. pri sciencaj, politikaj k.a. temoj. Adr.: Leningrado 3 Vatnij Ostrov, L.I.P.H., Esperanto.
K-do Konovalov E., Ropŝinskaja 12 kv. 9, Leningrad 3. dez. kor. kĉl pri ĉt. Fotoamatoro k telefonisto.
K-do Organezov L., str. K. Marks 18, Telav (Kartvelio), kĉl pri ĉt kun seriozaj Gek-doj.
SVEDIO
K-doj Sigvard Svensson, Fälhult, k Georg Olsson, Östafors, kĉl, prec. kun sudorientaj k ekstereŭropaj, L, PI.
En 2 laponiaj urboj 80 p. dez. koresp. Ni tuj k certe resp. Adr.: K-do Neeme Ruus, Backg. 5, Luleå.
Mi donas senkostan loĝejon k pensionon dum 1—2 somermonatoj en mia hejmo por tiu malmulte postulema kolego, kiu donos la saman al mi en somero 1933. Adr.: Popollerneja instruisto A. Seppel, Leisi (Estonio).
ENHAVO
| paĝo | |
|---|---|
| Ŝtutgart, la urbo de la 12-a SAT-Kongreso | 141—142 |
| La perspektivoj de la hispana revolucio | 142—144 |
| Ni ĉiuj vivigu „LA NOVA EPOKO“-n | 143 |
| Pri la komunumaj loĝdomoj en Vieno | 144 |
| El Portugalio | 144—145 |
| Kiu eraras pri la alkohol-malpermeso en Usono? | 145—146 |
| Letero al eksterlandaj laboristoj | 147 |
| Por nia medito | 147 |
| Reĝoj vizitas respublikojn | 147—148 |
| La klasbatalo tra la mondo | 148 |
| Tra Esperantio | 149—152 |
[REKLAMO p.12] K-doj el la germanlingvaj regionoj — atentu! La Socialista Esperanto-Asocio (SEA) por la germanlingvaj regionoj eldonis la broŝuron de K-do E. Lanti LA LABORISTA ESPERANTISMO en germana lingvo. — Aĉetu tuj! Prezo: 0,30 gm. Grupoj ricevas 10 % da rabato! Vendu ĉi tiun gravan verketon inter la neesperantista laboristaro. Mendu tuj ĉe la SEA-librejo, FRANKFURT a. M. 21, Heerstrasse 85.
Presejo Oscar Wettig, Gelnhausen (Germanio)
N.º 386, 21 de abril de 1932
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
[BILDO p.1 | 28,2,74,11] Kapemblemo: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» antaŭ terglobo kun meridianoj kaj kontinentoj.
8-a JARO, N-o 386 — LEIPZIG, 21. / 4. 1932
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
APERAS dusemajne | REDAKTEJO: 14, av. de Corbéra, Paris 12e. – GVIDANTO: E. Lanti. – SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. – ADMINISTREJO: R. Lerhner, Kolmstr. 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS dusemajne
Unua de majo — Tago de laborista solidaro.
La Unua de Majo estas kvazaŭ ekrigardo al nova, belega mondo, al ia malproksima ĝojoplena estonto — ia ĝardeno de edeno! Kuraĝigon donanta al la klaso de l’ekspluatatoj, kunforĝitaj per la komuna mizero, ĝi estas sentata kiel blasfemo, sakrilegio de la reganta klaso: Sklavoj arogas al si la rajton dekreti propran festotagon, eĉ tutmondan! Tion ne povas sankcii la burĝaj leĝoj, k oni devas ŝirmi la burĝan publikon kontraŭ tia minaco al sia „ordo».
Tio okazas diversmaniere: Kie tio estas ebla, oni prisilentas tute la ekziston de l’laborista festotago; kie la laboristaro havas atentindan pozicion, oni estas devigata paroli pri la okazo, sed oni faras tion kun ia hipokrita ŝajndemokrata indulgemo k toleremo, aludante pri la „Festo de la Laboristoj», kiel oni parolas pri „Printempa Festo», la „Festo de l’Konvalo» aŭ similaj konvenciaj festoj de l’burĝaro, kiuj servas al marĉandistoj por disvendi florojn aŭ senvalorajn memoraĵojn. Ne okazas malofte ankaŭ, ke burĝaj jurnaloj primokas k kalumnias la „senkolumulojn, kiuj en tiu tago trovas bonvenan okazon por sin ebriigi» ktp. ks.
[BILDO p.1 | 27,38,68,76] Desegnaĵo kun la surskribo «SOLIDARITY OF LABOUR»: laboristoj el ĉiuj kontinentoj (bendoj «Europe», «Asia», «Africa», «America», «Australia») tenas sin je la manoj ĉirkaŭ terglobo; super ili flugila virina figuro kun la bendoj «Freedom», «Fraternity», «Equality».
Unua de Majo — tago de laborista solidaro, tago de varbado, de revuado, — batal-tago, ne en tiu senco, ke estu fiksata por tiu dato la eksplodo de l’mondrevolucio, sed en la senco de potenca alvoko al la indiferentaj samklasanoj enviciĝi en la armeo de tiuj, kiuj batalas por la emancipado de sia klaso, alvoko al la racio, veko de la konscio dormigita k rekuraĝigo al tiuj, kiuj batalante malkuraĝiĝis.
Sed ĉu ĝi estas la grandiĝanta mizero, kiu arigas la suferantojn en la vicojn de l’klaskonscia anaro? ĉu la multmiliona senlaborularo staras tie? Ne! la faktoj malkonfirmas tian supozon. Kaj hodiaŭ la pozicio de la proletaro antaŭ la kapitalistoj estas malfirma, necerta, malgraŭ la fakto, ke la malnova sistemo trapasas nuntempe profundan krizon, kiel neniam antaŭe. Sed la mastroj ne havas kontraŭ si unuigitan, solidaran batalantaron; la diversaj armepartoj marŝas disigite, eĉ interbatalantaj, anstataŭ ataki la komunan malamikon . . . En la momento, kiam la proletara unueco estus pleje necesa k profitodona, la disdividiteco atingis altegan gradon k paralizas ĉian sukcesan agadon.
Tamen, en tiu ĉi momento ankoraŭ de profunda skismo ĉe la organizita laboristaro, en la koroj de ĉiuj klaskonsciaj proletoj restas koncentrita unu komuna espero al luma punkto en la nigra bildo: restas la fido, ke la sovetia proletaro eltenos k sukcesos finkonstrui tion, kion ĝi komencis kun admirinda energio k kio devas konduki al socialisma sociordo.
En la tago de tutmonda laborista solidaro, en la Unua de Majo, la SAT-anoj sentas aparte ardan deziregon esprimi sian ligitecon kun la sovetiaj laborfratoj k ilia verko. Pli ol iam ajn nia anaro, kvankam malmultnombra, konscias en tiu ĉi tago pri la dinamika forto, kiu kuŝas en la konstanta praktikado de artefarita, al ĉiuj komuna lingvo. Esperanto iun tagon, en antaŭvidebla estonto, faros el la Unuamaja Tago vere tion, kion pri ĝi antaŭvidis k per ĝi aspiris ĝiaj iniciatintoj: la Tagon de efektiva, ne nur perparola laborista solidaro tutmonda — tiam, kiam ĉiuj proletoj de la mondo interkompreniĝos per unu la sama lingvo!
— página 2 —
154 — SENNACIULO
ELEKTO DE REGNA PREZIDANTO EN GERMANIO.
Semajnojn de pasia batalo (kiu kelkfoje eĉ estis sanga) travivis Germanio. La sepjara oficperiodo de Hindenburg finiĝis, k la popolo devis denove elekti sian plej altan funkciulon.
La germania popolo travivas tempon de plej granda ekonomia krizo, senlima senlaboreco (hodiaŭ certe jam sep milionoj), netolerebla mizero. Tiuj malbonaj ekonomiaj cirkonstancoj helpis al radikalismo. Senlaboreco ĉe laboristoj, malprogreso de ĉia negoco, bankrotoj ĉe la burĝaro nebuligis la cerbojn: Savon nur povas alporti tiuj, kiuj plej laŭte ĝin promesas. Kaj kreskas la ekstremoj en la politika vivo, dekstra k maldekstra! Depost 1929, kiam okazis la lastaj elektoj al germania parlamento, en la regno orda regado per la parlamento ne plu estis ebla. La partioj de l’opozicio (maldekstra k dekstraj) estis unuecaj en neado, sed kompreneble malebligis ĉian pozitivan laboron. En tia situacio la elekto de nova regna prezidanto estis afero tre ekscita. Prezentiĝis kvin kandidatoj: Telman (Thälmann, komunisto), Hindenburg, Dusterberg (germannacia), Hitler (faŝista) k la lasta pro kuriozo estu nomata: iu Vinter, kiu propagandas la revalorigon de la antaŭmilitaj milmarkaj biletoj!!
La socialdemokrata partio ne povis konsideri la starigon de propra kandidato, ĉar tute ne estis eblo, ke li venku. Same ne estis konsiderinda la starigo de komuna kandidato kun la komunistoj. Tio signifas politikan neeblon. Sed eĉ supozante ĝian eblon, ĝi neniam povus sukcesi. Laŭ la lastaj elektoj (1929) socialdemokratoj k komunistoj kune havis preskaŭ 13 milionojn da voĉoj. Por la venko necesus la duono de ĉiuj voĉoj, preskaŭ kvin milionoj pli. De nenie tiu amaso estis akirebla. La socialdemokratio ekkonis, ke la plej granda danĝero estas Hitler, kies venko signifus, ke en Germanio per la Nacisocialista Partio estus starigita faŝista reĝimo, diktatoreco simila al tiu en Italio. La germania laboristaro jam iomete povis gustumi la regmanieron de la nacisocialistoj, kiuj havas la potencon en Turingio k Brunsvigo. Tie kelkfoje la faŝistoj eĉ rajtas ordoni al la polico.
La venko de Hitler ĉiel devis esti evitata. Li estis la danĝero por la laborista klaso. Kaj por malefikigi tiun danĝeron, la partio nur havis unu eblon subteni tiun kandidaton, kiu sola povis atingi la venkon kontraŭ Hitler. Estis Hindenburg. Li ne estas socialisto k neniam estos. Li multe helpis al pligrandigo de la mizero per la „krizaj dekretoj». Restas granda debeto en la kontlibro, kiun devos prezenti al li la laboristaro. Sed por la nuna momento la pli granda danĝero estis Hitler. Hindenburg signifas mizeron, sed Hitler signifas nuligon de ĉia laborista rajto, signifas, ke la faŝistoj disponas pri polico k armeo.
Konforme al la Komunista Manifesto la socialdemokratio provizore kuniĝas kun la burĝaro (pli ĝuste kun parto de ĝi) por forigi la danĝeron de nova absolutismo: de Hitler-a diktatoreco.
La komunistoj forte kontraŭbatalis tiun sintenon. Por ili Hindenburg estis same danĝera kiel Hitler. Tamen sub regado de Hindenburg ili ekzistas kiel laŭleĝa partio, povis manifestacii sur la stratoj ktp. Neniam sub Hitler komunistoj k social-demokratoj havus ian ajn rajton. La komunistoj tre bone sciis, ke neniam ilia kandidato povus venki. Ili nur batalis por malutili al la socialdemokratio. Kaj ili esperis fortiri plej multajn voĉojn de tiu partio. Ĉar kompreneble la postulo al la socialdemokrataj elektantoj, baloti por Hindenburg, estis forta streĉo: estis postulo, elekti inter sentimento k racio. Laŭ sentimento la voĉdono por Hindenburg estis simple neebla. Sed laŭ racio ĝi estis nepre necesa, ĝi estis la sola eblo por venki super la faŝismo. La germ. laboristaro per sia voĉdono pruvis, ke ĝi kapablas agi racie, ĝi sekvis al la postulo de l’partio. La „Fera Fronto», formita el la anoj de „Regna Standardo», Socialdem. Partio, Sindikatoj k Lab. Sportuloj, batis unuafoje k venkis.
Por Hindenburg voĉdonis krom la socialdemokratio la katolika partio „Centro» k aro da malgrandaj burĝaj partioj.
Jen la rezulto de l’unua balot-iro (inter krampoj la nombroj de la lastaj elektoj al la parlamento, 1930):
| Hindenburg | 18 661 736 | (21 165 410) |
| Hitler | 11 338 571 | ( 6 379 672) |
| Telman | 4 982 079 | ( 4 590 160) |
| Dusterberg | 2 557 876 | ( 2 457 686) |
Hindenburg preskaŭ atingis la necesan absolutan plimulton: Voĉdonis 37 660 394. Necesiĝis dua elekto inter Hindenburg k Hitler, en kiu la venko de l’unua estas certa.¹
El la nombroj oni povas konstati, ke grave kreskis la faŝismo. El la burĝaj partioj multaj elektantoj transiris al Hitler, certe ankaŭ parto de laboristoj. Plue oni devas konstati, ke malsukcesis la komunista partio per sia devizo: Hindenburg egalas al Hitler, batalon al la socialdemokratio. La espero, ke foriĝos multaj socialdemokrataj membroj k elektos Telman, tute ne plenumiĝis. Konsiderante la pli grandan pocenton da elektantoj, la KP ne gajnis voĉojn. Laŭ la rezultoj ekz. en Berlin k Hamburg la KP eĉ malprogresis, perdante voĉojn.
La malgrandaj split-partioj: Socialista Lab. Partio k kom. opozicio sekvintaj al la Telman-a signaldiro, tute ne povis iel influi la rezulton. Se oni konsentas al ili kelkajn centmilojn da voĉoj, eĉ pli klare montriĝas, ke la germ. laboristaro ne plu sekvas la devizojn komunistajn, ke ĝi ne volas batalon inter la klasaj K-doj, sed batalon kontraŭ la veran malamikon, la faŝismon! Tiu batalo estos venka tiom pli rapide, se unueca laboristaro ĝin faras. Trans la burĝan respublikon kondukas la vojo al la socialista respubliko. Se la faŝismo regus en Germanio, tiam la tuta laboristaro povus forstreki kvindek jarojn da evoluo — ĝi povus ekkomenci la batalon denove por liberiĝo k demokratio.
Adolf Sproeck.
¹ La rezulton de tiu dua balot-iro trovu sub „Reliefaj okazintaĵoj» en ĉi tiu n-o. — Red.
Por ŝtopi la breĉon
- listo.
| 16953 | Mauersberger (Penzig) | mk.g. | 2.— |
| 17486 | P. Meulenbeld (Amstd.) | guld. | 1.50 |
| 17858 | Schwartz (Den Haag) | mk.g. | 1.35 |
| 11761 | k gejunuloj | mk.g. | 6.50 |
| 13943 | G. Stein (Dresden) | mk.g. | 2.50 |
| 11015 | F. Rosengren (Stockh.) | kr.sv. | 5.— |
| 15976 | J. Preker (Amsterdam) | guld. | 1.50 |
| 16062 | St. Rostoniec (Warszawa) | zlt. | 3.— |
| 135 | Schinkel (Leipzig) | mk.g. | 2.50 |
| 12929, 14450, 12427, 17523 | el Polio | zlt. | 3.50 |
ALARMO EN GERMANIO.
- Dimanĉon la 13. 3. je la 19a ni kunvenos. Ĉi-foje mi ne ricevis ordonon esti ĉe la kunvenejo 1 aŭ 2 aŭ 3. En ĉambrego ni kolektiĝos k atendos plurajn K-dojn.
Akurate mi alvenas k konstatas kun miro, ke ĉiuj K-doj el mia taĉmento jam ĉeestas, entute ĉ. 30 viroj en la aĝo de 20—30 jaroj. Preskaŭ ĉiuj fumas cigaredojn aŭ malmultekostan tabakon el pipeto. La aero estas tre malpura; miaj okuloj ekdoloras.
Kelkaj kartludas. La plimulto diskutas pri la rezulto de la baloto en la plej proksima voĉdonejo. En apuda ĉambro oni instalas akceptilon. Baldaŭ ni ekscios, kiel voĉdonis la popolo en la grandurboj.
Ĉu la faŝistoj ekagos hodiaŭ nokte? Tio estas la ĉefa temo. Ni scias, ke la Hitleranoj, junaj, ardaj proletoj samkiel ni, estas koncentritaj en k ĉirkaŭ la urboj. Ankaŭ ili febre atendas kiel decidis la popolo.
„Halo!» La komandanto ordonas al mi, vesti min k poste anstataŭi la gardostaranton, kiu troviĝas 300 metrojn de ĉi tie ĉe stratkruciĝo. Nun mi tie promenas. Multon oni ne povas observi. La tuta milita ludado taŭgas nur, por imagigi al la junuloj, ke ili ludas gravan rolon. Samcele oni rapidigas ku-
— página 3 —
SENNACIULO — 155
rierojn de unu gardejo al alia aŭ komisias fervorulojn iri kiel eble plej proksimen de faŝista kolektejo k tie observi la konduton de niaj erarigitaj samklasanoj.
Ne nur ni, la respublikanoj k la faŝistoj, estas pretaj hodiaŭ nokte. Ankaŭ la komunistoj ne dormos ĝis morgaŭ matene. Ilia partio ja nomigis propran kandidaton k eĉ ni ne dubas, ke multaj milionoj esprimis sian fidon al la sola reprezentanto de la proleta klaso. Ni trovis konsilinde voĉdoni por Hindenburg, la sola aspiranto, kiu havas ŝancon ricevi pli da voĉoj ol Hitler.
[BILDO p.3 | 10,25,35,46] Karikaturo de Adolf Hitler: angula vizaĝo kun hartufo kaj liphararo, la buŝo malfermita, montrofingro etendita; sur la kolumo svastiko. Subskribo: ADOLF HITLER.
Ties propagandistoj kategorie alkriis la popolon: Hitler fariĝos prezidanto! Fakte per tia sugestado multaj, tro multaj estis instigataj elekti la komedianton, kiu promesas ĉion ajn al ĉiu. En periodoj de epidemioj la homoj emas kredi al sorĉkuracistoj — nun dum la ekonomia malprospero ili sopiras esti feliĉigitaj de heroo . . .
Mian pensadon ĝenas la K-do, kiu anstataŭos min ĉi tie. Ni ŝanĝas kelkajn vortojn, dum li ŝtopas tabakon en sian pipeton. Moke mi deziras al li multe da plezuro k rapidas for.
En la ĉambro la aero ne pliboniĝis intertempe. Nun preskaŭ ĉiuj tenas kartojn en la mano k ludas „skaton». Kelkaj movas ŝakfigurojn. Dirinte al la komandanto, ke mi rimarkis nenion suspektindan, mi rigardas bildojn de ilustrita gazeto laborista, kiu estas eldonata en Aŭstrio, sed multe legata ankaŭ de germanaj socialdemokratoj, ĉar ni ne havas propran ilustritan organon popularan. De tempo al tempo alvenas K-do, kiu tenas enmane paperon. Li sciigas al ni la partajn rezultojn, kiujn dissendis la radiostacioj.
Je la dua horo ni certiĝis, ke Hindenburg havas plej multe da voĉoj, 49,6% voĉdonis por li. Bedaŭrinde necesas baloti duan fojon pro manko de la 0,4% al la absoluta plimulto. Do, la 10-an de aprilo ree ĉiuj estos pretaj: faŝistoj, respublikanoj, komunistoj, polico k armeo.
Ni ĝojas, ke Hitler ne venkis. Tiom modestaj ni estas! Ĉu iam 18 milionoj voĉdonos por laborista kandidato? Ni devos voĉdoni duan fojon por la eks-generalo Hindenburg. Multaj ĝemas k bedaŭre levas la ŝultrojn.
Dume aperas kurieroj, kiuj bicikle vizitas aliajn grupojn. Ili kunportas novaĵon: la faŝistoj seniluziigitaj moviĝas hejmen. Oni rakontas, ke ne nur virinoj histerie ekploris, kiam estis certe, ke Hitler ne havas ŝancojn fariĝi prezidanto. Malbonhumore la atak-taĉmentoj nacisocialistaj cerbumas pri la malfavoro de la sorto. La jurnaloj konsolos ilin, promesonte, ke la faŝismo ekregos en aprilo aŭ majo, kiam ree okazos balotoj. Kompatindaj klasfratoj! Ankaŭ ni ne ripozos ĝis tiam!
Ŝufoman.
Generalo murdita.
La ĵus de sia filo murdita direktoro de Sveda Labordonanta Unuiĝo, fon Sidof (von Sydow), diris en la venkebrio post la ĝenerala striko de l’jaro 1909, ke li volas lernigi la svedajn laboristojn vivi sen kolumo. Tio estis promeso, al kiu li dum sia tuta vivo restis fidela. Se li estus havinta sufiĉan potencon, li ankaŭ igus ilin iri sen vestoj.
Lia vivo estis direktata al unu tasko — kiu faris lian grandon — nome rabi de l’laboranta popolo la plej multon el tio, kion ĝi produktis. Li estis ĉefo de entrepreno, kies tuta ekzisto estas bazita sur tio: malaltigi la vivnivelon de l’laboristoj k altigi la senlaboran enspezon de l’posedanta klaso. Se oni hodiaŭ rigardas la tragikan sorton, kiu trafis lin per perforta krimo de lia propra filo, oni ne povas ne demandi sin: kiom da familiaj tragedioj estis rezultoj de lia agado? En kiom da hejmoj mizero eniris kun sufero k malespero pro lokaŭt-proklamoj k salajrmalaltigoj de l’Sveda Labordonanta Unuiĝo? Certe ili ne estis malmultaj.
Kiam la gazetoj nun lamentadas pri tiu sanga krimo, la pensoj aŭtomate reiras al la ĝenerala striko de 1909. En tiu jaro la sveda laboristaro faris la plej grandiozan manifestacion ĝisnunan, k tiam estis farata al ĝi la plej granda perfido. Ne estis la malvenko kiel tia, kiu estis plej forta bato, sed la sekvoj akompanantaj ĝin. Kiu ne memoras, kiel la fieraj k memkonsciaj sindikatoj k fak-unuiĝoj, nevenkeblaj en sia fido al la interna solidaro, k antaŭ ĉio fidantaj al sia nelimigita sendependeco, fakte ruiniĝis, por poste esti rekonstruataj sur bazo de nelimigita, aŭtoritata potenco de gvidantoj. La tramistoj en Stokholmo, kiuj fieris pro sia 99-pocenta organizado k 100-pocenta solidaro, vidis sian organizon batitan en ruinojn. Ĉiuspeca aĉularo prenis iliajn lokojn sur la peronoj de la trajnoj. Multaj, eĉ pli aĝaj tramistoj, devis forlasi la landon k tion devis fari miloj da laboristoj el ĉiuj industrioj. La skribanto de ĉi tiuj linioj devis, pro la reĝimo de Sidof, elmigri kune kun miloj da svedaj laboristoj.
Unu K-don mi precipe memoras, admirindan tipon. Li persiste batalis dum la tuta striko, li amis sian hejmlokon k sian laboron, sed devis elmigri. Post tri monatoj en la nova lando li mortigis sin per revolvera kuglo. Li estis nur unu el la viktimoj de l’Sidofa reĝimo. Lia nura aspiro estis produkti valorojn por la homaro k el tiuj produktoj ricevi por si mem sufiĉe por modeste vivi. Kiam tio estis neebla k kiam li vidis, ke la organizoj fariĝis ludpilkoj en la manoj de l’gvidantoj, anstataŭ esti bataliloj en la servo de l’proleta klaso, li forlasis la vivon k neniu skribis lian nekrologon.
Jen, oni malŝparis tiom da vortoj k klopodoj por „edukado» de l’laboristoj, k precipe sinjoroj, kiel Sidof, estis agemaj tiurilate. Oni preparis lecionojn por la gepatroj el la laborista tendaro, priparolis, kiel ili devus eduki siajn infanojn al modero k kontentiĝemo k precipe al obeemo kontraŭ superuloj. Kaj dio gardu, kiel kriaĉas la „eduka gazetaro», se perfortoj okazas ĉe la tavolo el mizeruloj k proletoj.
Sed, kiel vi, sinjoroj popoledukistoj, edukas viajn infanojn!? Certe vi estas tiom okupataj por formuli admonojn pri kontentiĝemo, ŝparemo, moderemo ktp al laboristaj infanoj, ke eĉ ne unu momento restas al vi por enplanti tiujn virtojn ĉe via propra idaro. Kaj tio eĉ ne necesas. Per laborista ŝparemo k sindono restas tiom pli al la infanoj de l’supera klaso por malŝpari! Ili povas sin turnaĉi en lukso k diboĉoj. La tuta celado, kiun havas la agado de l’Sveda Labordonanta Unuiĝo, estas forrabi de l’laboranta popolo la fruktojn de ĝia laboro, por ke la mastroj kun siaj familioj povu ilin ĝui. Estas stranga ironio de l’sorto, ke la lasta ago, kiun faris Sidof en la flame amata Labora Juĝejo, estis verdikte forrabi perlaboritan salajron, kelkajn centojn da kronoj, de malriĉa maristo. Ĝis sia lasta spiro Sidof estis „socikonservanta forto», — forto por konservo de l’kapitalistaj rabmetodoj.
Ni ne malamas la memoron pri Sidof. Li estis nur ĉenero en la granda ĉeno, kiu ligas la laboristaron al sklaveco. Kiam tiu ĉenero malfortiĝis, ĝi estis anstataŭata per alia, pli forta. Sed ni malamas tiun inerton, tiun mankon de kuraĝo, de agemo, kiu depost „la granda striko» signas la vojon de la sveda laborista movado.
El Arbetar Kuriren, sveda sindikatista gazeto trad. Norman (13 132).
[REKLAMO p.3] Por ke „LA NOVA EPOKO» pluvivu — Iu el Bulgario — fr.fr. 4.50
— página 4 —
156 — SENNACIULO
El Polio.
Polio, kiel lando troviĝanta apud Sovetio, havas specialan atenton de l’burĝaro, kiu timegas „orientajn blovojn». Tiu tim-atento speciale pligrandiĝis en la nuna kriza tempo. La sanga registaro de Pilsudski provas per la iamaj ĉaraj rimedoj sufoki ĉiujn signojn de ribelo. Laste oni eldonis dekreton, laŭ kiu politikaj malliberuloj estas samrajtaj kun la t.n. „krimuloj». Estis publikigita nova lernej-leĝaro, laŭ kiu la lerntempo en popollernejoj estas malplilongigita k la gimnaziojn povos viziti nur speciale „kapablaj» gejunuloj. Krome oni ricevos tie ŝtatan (faŝistpatriotan) edukon. La registaro provokis kontraŭŝemitajn elpaŝojn (oficiale ĝi kontraŭstaris tion!), esperante ankaŭ altiri la laboristojn k tiel ilin malpacigi. Sed estis iluzio, ĉar la laboristoj formis unu fronton kun la atakitoj kontraŭ la atakantoj.
Samtempe la burĝaro volas ĵeti la sekvojn de l’ekonomia krizo sur la ŝultrojn de l’laboristaro. La registaro provis oficiale plilongigi la labortempon k forrabi ĉiujn sociajn asekurojn, kiel ŝtatsubvencion por senlaboruloj (kvankam nur 1/5 el la tuta senlaborularo ĝin ricevas) k malsanul-kason. Nur la energia kontraŭstaro de l’laboristaro devigis ĝin retiri tiun decidon. La tramdirekcio de Varsovio provis redukti la salajrojn; la tramistoj respondis per kelksemajna striko, dum kiu ili elmontris neviditan ĝis nun solidaron. Sekvis tramista striko en Lodz, kiu malgraŭ 13-taga heroa batalo fiaskis. Menciinde estas, ke la socialista magistrato en Lodz havas 33% da akcioj en la tramdirekcio k ĝi ne donis eĉ al la strikantoj eblon kunveni.
Jam pli ol monaton daŭras la t.n. „itala striko» de 1000 laboristoj en metalfandejo „Hortensja». Dum la tuta tempo la laboristoj ne forlasas la laborejon k la parencaro portas al ili nutraĵon. Ĉiutage pli multaj el ili malfortiĝas k svenas. La ceteraj tamen restas kantante revoluciajn kantojn.
Lastatempe polaj „karbbaronoj» volis redukti la salajrojn je 30%. Dume la registara arbitraci-komisiono proponis 8%-an salajr-malaltigon. La laboristoj rifuzis k la 14-an de marto eksplodis striko de 40 mil karbministoj, kiu ankoraŭ daŭras ĝis nun. Okazis multaj interpuŝiĝoj kun la policistaro. Estas jam 4 mortigitoj k multaj vunditaj laboristoj. Specialan heroecon elmontris de l’policistoj atakitaj edzinoj de la strikantoj. Ĝis la lasta momento social-demokrataj gvidantoj ne deziris la strikon, k kiam iliaj anoj elektis proprajn strik-komisionojn, ili volis transformi la strikon en unutagan protestesprimon.
Laste la registaro fondis komitatojn por helpi al senlaboruloj ne ricevantaj ŝtatan subvencion por tiel fortiri la atenton de l’vera kulpulo. Tiuj komitatoj monkolektas k donas al senlaboruloj, konataj kiel neribelemaj, ĉiutage akvosupojn. La soc-dem. partioj oficiale en siaj organoj alvokas bojkoti tiujn komitatojn, sed iliaj gvidantoj kunlaboras en ili kun episkopoj k grandindustriistoj.
La lastaj okazintaĵoj en Polio pli konsciigas la laboristaron ol plej belaj teorioj k oni povas observi pliradikaliĝon de l’laborul-amasoj.
„Iu» el Polio.
Nova politika partio en Nederlando.
Nova politika partio estas fondita je la 28-a de aprilo en Harlemo (Nederlando). La membroj de ĉi tiu partio apartenis al la opozicia grupo en la Socialdemokrata Lab. Partio (S.D.A.P.). La opoziciuloj forlasis ĉi lastan dum la paska kongreso de S.D.A.P., ĉar estis akceptata rezolucio, kiu forprenis de la opoziciuloj ĉiujn iliajn rajtojn.
La nova partio estas nomita „Sendependa socialisma partio» (O.S.P.) k ĝia programo k batalmetodoj estos pli revoluciaj ol tiuj de la „granda» S.D.A.P.
Do, denove SAT enhavas membrojn de nova politika partio, ĉar mi scias, ke multaj nederlandaj SAT-anoj aliĝis al la nova O.S.P. Kaj kvankam ree la nederlandaj laboristoj estas dividitaj, ni ĉiuj restas klasbatalaj esperantistoj, ni ĉiuj restas k trovas lokon en la SAT-tendaro.¹
Bas Wels (17 668).
El Britio.
Hodiaŭ estas en Britio 540 milionuloj. Tio estas 21 pli ol en la lasta jaro (1931). Oni kalkulas anglan milionon laŭ funtoj sterlingaj (1 funto = ĉ. 4 dolaroj). 157 el tiuj homoj gajnas ne malpli ol 100 mil funtojn jare, aŭ 2 000 ft. semajne. Ĉiuj ricevas almenaŭ 50 mil funtojn jare, aŭ 1000 ft. semajne.
Dum la nombro da parazitoj kreskas, la kvanto da senlaboruloj ankaŭ pliiĝas. La kapitalistaj ĵurnaloj diras, ke la nombro da enskribitaj senlaboruloj malkreskas, dank’ al la nova registaro; sed ili ne diras, ke la kialo estas, ĉar iliaj nomoj estas forstrekitaj pro la „vivrimeda provo» (angle: means test). Laŭ statistiko la nombro da tiaj viktimoj estas 1 884 074.
Laŭ „Ĉiutaga Laboristo» al 40-jara viro, kiu estis senlabora k ricevis subvencion, oni ĉesis pagi tiun subvencion, pro tio ke la maljuna patrino laboris. Tio signifas, ke por daŭrigi la rentopagojn al supre nomitaj parazitoj, unu miliono da laboristoj ricevas malpli multe da subvencio, aŭ tute nenion.
En ĉiuj kapitalistaj landoj malriĉo k mizero kreskas. Dum kiom da tempo ankoraŭ oni toleros tion?!
M. Sampson.
¹ Jen nova fakto, kiu apogas la tezon de K-do E. Lanti en lia III-a Letero. (Komp. la n-on 381 de „S-ulo»).
La reakcio organiziĝas en Estonio.
Estonaj grandbienuloj, kiujn la nuna ekonomia krizo forte premas, deziras plibonigi sian staton je la kosto de l’laboristaro k oficistaro. Ĉiujn bienojn premas la ŝuldoŝarĝo al ŝtataj bankoj. Pro tio la bienuloj postulas, ke la kurzo de l’estona krono estu malaltigata, por ke ili povu pli facile pagi siajn ŝuldojn; aŭ — la registaro donu al ili longdaŭran moratorion (pagprokraston). Por efektivigi siajn celojn, la du agraraj partioj kuniĝis k devigis la registaron sin reorganizi, tiel ke la reakciulaj postuloj en ĝi estas pli multe subtenataj.
Krom sia ŝuldomalŝarĝo ili ankoraŭ postulas, ke la salajroj de ĉiuj ŝtatoficistoj estu reduktataj je 30—40%. Popolinstruistoj estu maldungataj, oni redungu ilin laŭ — plej malaltaj sinproponoj: kiu el la instruistoj konsentos labori laŭ plej malalta salajro, tiu estu redungota. Senlaborulojn oni sendu al la vilaĝoj, kie ili senpage laboru por helpi la bienulojn: la ŝtato pagu al ili monatan salajron de 5—8 kronoj! Sekve — oni oferu ĉion, nur por helpi la bienegulojn!
La mizero inter la oficistaro jam nun estas grandega; pro tro etaj salajroj oni ofte en mizero misuzas al ili disponitan monon k poste ili estas kondamnataj al multjara malliberigo. Kelkfoje oni mortigas sian kolegon nur por forrabi liajn kelkdek kronojn, por plibonigi sian propran mizeran staton! Ĝis tie kondukas morale la homaron la nuna kapitalisma ordo!
En la tuta lando la salajroj de l’industriaj laboristoj estas reduktataj de 5—20%. Eĉ la salajroj de l’tipografiistoj malaltiĝis, kvankam ili ĝis nun, dank’ al sia forta organizo k bonsukcesaj strikoj, havis pli bonan staton ol aliaj laboristoj.
Laŭ oficiala statistiko troviĝas inter la senlaboruloj 25% da junaj viroj k 50,4% da junaj virinoj, kiuj ĝis sia 30-a vivjaro povis trovi nenian laboron. Inter ili estas 30% da viroj k 63% da virinoj, kiuj havas pli altan kleregradon ol popollernejan.
N. Ruus (15 428).
[REKLAMO p.4] Ĵus aperis ĉe SAT — UNUA LEGOLIBRO — 104 paĝ. Riĉe ilustrita. Kun multaj lingvaj klarigoj k rimarkoj. Prezo: 1,— mk.g. — Administrejo de SAT, Kolmstr. 1, Leipzig O. 27.
— página 5 —
SENNACIULO — 157
La klasbatalo tra la mondo
La striko de l’nederl. tekslaboristoj finiĝis.
La striko, pri kiu vi legis en „S-ulo» n-o 384, bedaŭrinde finiĝis per malvenko de la tekslaboristoj. Jam kelkfoje la estraroj de la katolika k protestanta fakunuiĝoj sekrete intertraktis kun la fabrikposedantoj por trovi rimedojn fini la strikon. Subite, antaŭ pasko, la du nomitaj unuiĝoj publikigis sian decidon akcepti la kondiĉojn de l’„labordonantoj». Voĉdonado inter la anoj laŭ tiuj estraroj ne necesis; ili simple devigis ilin eniri la fabrikojn, ĉar tiuj, kiuj ne obeus la „lab. gvidantojn», ne plu ricevus strikant-subtenon! Ĉu la kondiĉoj estas akcepteblaj? La mastroj proponis tujan malaltigon de l’ salajro je 5%, k ankoraŭ je 5% post kelkaj semajnoj. Ĝuste kontraŭ tiuj malaltigoj ekstrikis la gelaboristoj je la 14. dec. 1931! La revolucia social. unuiĝo tuj proponis al la social-demokrata unuiĝo kunlaboradon k daŭrigon de la striko, ĉar montriĝis, ke multaj kristanaj laboristoj rifuzos rekomenci la laboron tiakondiĉe. La revol. soc. unuiĝo proponis ankaŭ al la soc.demokrata rezervi el la ricevota mono 10% por pagi el ĝi al la strikantoj, ne-anoj de la du organizoj, por ke la striko daŭru. La soc. dem. organizo ne respondis; ĝi publikigis, ke ne plu eblas daŭrigi la strikon k konsilis al siaj anoj rekomenci la laboron! Jam depost la 4-a de aprilo la fabrikoj refunkcias. 16458.
Sanga striko en la ĉeĥoslovaka minregiono.
Fine de marto eksplodis striko pro la salajraj malpliigoj, kiu etendiĝis trans la tutan ĉeĥoslovakan minregionon; en la Bruksa distrikto la striko estis ĝenerala; en Ostrovo estis pli ol 7000 strikantoj; ankaŭ al la Kladnoa regiono transportiĝis la movado. En Ostrovo okazis sangaj kunpuŝiĝoj kun la ĝendarmoj, kiuj pafis kontraŭ la laboristojn k mortigis unu, dum ses aliaj estis grave vunditaj. Ro.
El Francio.
En Fuĵer (Fougères), centro de ŝufabrikado, la laboristaro batalas depost multaj semajnoj kontraŭ la malpliigo de l’salajroj proponitaj de la entreprenistoj. Estas 8000 strikantoj, subtenataj de siaj sindikatoj (Konfederacio Generala de Laboro [C.G.T.] k Konfederacio Ĝen. de Laboro Unueca [C.G.T.U.]). La policistaro, en la servo de l’mastroj, atakis brutece la strikantojn k precipe la virinojn. La batalantoj kvankam elĉerpitaj pro la longa daŭro de l’batalo, esperas povi venki, kalkulante je la solidaro de l’aliindustriaj laboristoj. S.
Sukcesoj de l’eklezioj en Germanio.
Al dekreto „pro danĝero» de politika paco de 20. 3. ĝis 3. 4. la registaro aldonis la ordonon, ke estonte ĉiuj flugfolioj estu prezentotaj al polico, ankaŭ tiuj disdonotaj en loĝejoj. (Ĝis nun tio validis nur por tiaj, destinitaj al disdono sur publikaj stratoj k placoj.) La polico nun povas malebligi la disdonon de ĉiaj flugfolioj, ĉu politikaj, ĉu liberpensulaj (la dekstre politikajn ĝi certe ja ne malhelpos). 16900.
La Komerca Komitato de l’prusia parlamento decidis (la 17. 3.) peti la ministraron, ke ĝi ordonu jenon: La religia instruo estu regula instrufako en la metilernejoj tie, kie jam ekzistas tia instruo laŭ decido de l’koncernaj instancoj. Tio signifas: Ĉe la koncernaj metilernejoj la religia instruo nun estas deviga fako. Kiu ne volas partopreni, tiu devas fari specialan anoncon pri eksiĝo. Ne tre granda, tamen grava sukceso de l’katolikoj. (Komparu „S-ulo»-n n-o 383.) 16900.
El Italio.
Laŭ statistiko de l’31. januaro estis ĉi tie 1 051 321 senlaboruloj, el kiuj nur 254 000 ricevas malgrandan subvencion tri tagojn semajne kun limtempo. En decembro 1931 la nombro da senlaboruloj estis 593 000, sekve la senlaboreco duobliĝis de unu jaro al la alia. La malfeliĉego trafas precipe la nord-italajn laboristojn.
Laŭ „La Liberecano» (Le Libertaire).
Malarmado . . .
La blindulo interplektis la manojn, k rigardante en la nenion, li parolis:
„Mi ne scias, ĉu inter la centoj da reprezentantoj ĉe ĉi tiu konferenco estas unu reprezentanto de tiuj milionoj, kies juno k kies forto kiel la mia estis detruataj per unu kuglo, per unu grenada splito, per unu venengasa nubo!?»
„Mi ne scias, ĉu dum la paroladoj oni pensos momenton pri la homruinoj, kiuj depost 1918 nenion plu rajtas atendi, escepte iom da kompato!?
„Tion ĉion mi ne scias, sed mi scias, ĉu nia sindono estos vane donita, ĉu la voĉo de la homeco denove sufokiĝos en la militbruo, ĉu la nun kunestantaj delegitoj el ĉiuj landoj de la mondo ne forprenos la minacon de la mortdanĝero de ni; tiam premos sur Ĝenevon la malbeno de ni … ni kripluloj, blinduloj, frenezuloj, lamuloj … tiam premos sur la tutan mondon la malbeno de senkulpa sango, kiu nun post dek kvar jaroj ankoraŭ kulpigas k akuzas la mondon.»
*
„Ha ha ha!» ruliĝas laŭte la rido de Marso tra la mondo k jam atingis Ĝenevon.
„Ha ha ha! packonferenco, ridinde! Ridi mi devas vidante vin, miajn plej fidindajn disĉiplojn kiel delegitojn!
„Ĉu vere per vi la mondo kredas krei pacon daŭran??» ha ha ha! …
„Kiel fidela vi estas al mi, panjo Tero, vi bone scias, ke vi ne povas malhavi militon. La vekrioj de orfoj k orfidoj ne tuŝas nin, kiam ni komercas per militiloj.
„Bona komerco, la militkomerco, ĉu ne? Jes, nin, Marson k Teron, malnovajn geamikojn, oni ne povas disigi.
„Komence mi timis, ke oni estus sendintaj militviktimojn al tiu konferenco, sed vidante miajn proprajn idojn tie, mi jam ne plu timas, … aŭ ĉu ili ne plu restos fidelaj al mi k klopodos krei pacon?! …
„Sed kial mi do timu? en la oriento jam denove la ludo komenciĝis.
„Paco? … Kripluloj, orfoj, plendantaj patrinoj! mi, Marso, ne timas vin. Ha ha ha!!»
A. E. 15700.
RELIEFAJ OKAZINTAĴOJ.
La pripacaj intertraktoj por reguligi la Ekstrem-Orientan problemon (Ŝanĥajo, Manĉurio) nur pene progresis; Japanio minacas daŭre eksiĝi el la Ligo de Nacioj, se ĝi ne ricevos kontentigon. Ĉinaj patriotoj rekomencis milit-agadon en Manĉurio kontraŭ la tie restintaj japanaj trupoj k kontraŭ la sub japana premo kreita „sendependa» manĉuria reĝistaro.
La brita registaro estas malkvieta pri la necedema sinteno de la irlanda respublikano De Valera, venkinto en la lastaj balotoj, kiu rifuzas fideldeklaron al la angla reĝo.
La prusia intern-ministro Severing (socialdemokrato) faris ĝeneralan atakon kontraŭ la naci-socialistoj (Hitler), malpermesante iliajn gazetojn ktp. La naciista regna intern-ministro Grener (Groener) provis malhelpi tiun faron de sia kolego k preskaŭ malkaŝe protektas la Hitleranojn.
Dum du semajnoj daŭris registare dekretita „politika batalhalto» en Germanio; dum tiu periodo ne povis okazi manifestacioj nek politikaj paroladoj, agitado ktp. Post ĝia finiĝo la elektobatalo reekfuriozis.
La sinmortigo de Ivar Kreŭger, gvidanto de l’tutmonda alumeta trusto, pro malbonaj negocoj, je 12. III. en Parizo, alarmis la tutmondan financistaron. Ĝi montras la senelirejan situacion de l’kapitalismo. Preskaŭ samtempe sin mortigis la „reĝo» de l’foto-industrio Istmen (Eastman) en Usono.
En ekzilo (Parizo) mortis je 29. III. unu el la plej distingaj gvidantoj de la itala socialista movado, Filipo Turati. Li estis deputito de Milano de 1895—1926 k staris sur la dekstra alo de la socialista partio. La Pariza socialistaro kune kun la elmigrintoj el Italio faris al lia kadavro grandiozan enterigan ceremonion.
La Sovetia registaro varbas kompetentulojn por kun ilia helpo starigi la gvidliniojn k nombrojn por la Dua kvinjarplano antaŭ la fino de tiu ĉi jaro.
La supera tribunalo en Moskvo mortkondamnis Stern k Vasiljev kiel aŭtorojn de la pro politikaj motivoj farita atenco kontraŭ germana ambasadorkonsilanto Tvardovski.
La unua konkreta provo solvi la planon, iniciatitan de la franca registaro, pri Danublanda ŝtatar-konfederacio (renkontiĝo de 4 ŝtatreprezentantoj en Londono) fiaskis. Germanio k Italio konsideras tion kiel diplomatian sukceson.
Per dua balot-iro (10. 4.) Hindenburg estas (re)elektita regna prezidanto de Germanio. Li ricevis la absolutan plimulton da voĉoj — 53% (je la 13. 3. 32. — 49,6%). Hitler ricevis 37% (kontraŭ 30,1% je 13. 3.), Telman (kom.) 10% (kontraŭ 13,1%).
— página 6 —
158 — SENNACIULO
SENNACIULA PEDAGOGIA PAĜO
Redakcia adreso: K-do Simon Aarse, Veeteeltstrato 63, Amsterdam (Holando).
LA SOVETIA LERNEJO.
Por esti tre klara, mi devas kompari burĝan k sovetian lernejojn. La burĝa lernejaro, precipe la neŭtrala, publika, estas kreo de la pli frue revoluciema burĝa klaso, sekve estas regata de ĝia ideologio. Ĝia ĝenerala karaktero estas difinata de la burĝaj moralo k historiofilozofio.
Tio montriĝas en diversaj fakoj, en la naturscienca instruado, la dorlotata temo de l’burĝaro, en la karaktero de l’historia lernigado, en kiu mankas la historio pri la proletaro k kiu konsistas el glorigo k famigo de „herooj» antaŭbatalantaj por idealoj de l’kapitalismo.
La praktika kalkulado reguliĝas laŭ la bezonoj de l’kapitalisma socio. Entute la lernejo estas dependa de la socio, ĉar post la lernado multaj devas trovi ĉelon en la granda ĥaosa abelujo k kiel proletoj ili estas helpataj sole de la postulataj konoj.
Malgraŭ la fakto, ke la socio difinas la lernejon en la kapitalismaj landoj, la firma k malvasta ligilo inter socio k lernejo mankas, la lernejo formas apartan mondeton, kiu eĉ povas evolui iomagrade sendepende de la socio; la infanoj eĉ lernas konojn ne rekte postulatajn de la socio. La etulojn oni laborigas laŭ la deviga moralo; ne estas granda principo, kiu ligas la diversajn fakojn, k kiam la juna homo eniras la socion, ĝi staras antaŭ nekonata aperaĵo, paŝas en fremdan mondon.
*
Principo, aranĝo k bazo de l’sovetia lernejo tute diferencas de l’burĝa, ĉar ĝi estas firme k fikse ligita al la socio. La infanoj trapasante la lernejon kreskas nerimarkite en la vivon; socio k lernejo kunfandiĝis. En la sovetia socio ĉio estas regata de l’proleta klaso, la moralo, la historikoncepto, la filozofio, la scienco; ĉio radikas en la klasaj interesoj de l’laboristaro.
La infanoj ne estas laborigataj pro socia devo: akiri kiel eble plej baldaŭ bonan individuan pozicion; ili ne ellernas diversajn fakojn sen interligo, ili ne ricevas iom da abstrakta scio, dum mankas la pluaj sociaj instigoj k rilatoj por apliki ĝin. Tuj ekde la kvara jaro ili lernas plenumi socian taskon, en tia formo, ke ili faras ĝin plezure, eksciante samtempe, ke ilia tasketo estas parto de granda tuto k ke ili estas utilaj al la tuto farante etan laboron.
Oni pasie instigas al laboro per la kvinjarplano, por pli bona socio, samtempe en pluaj jaroj kondukante la infanojn al mondkoncepto, al internaciismo, al komunismo, sub gvido de la dialektika materialismo ellaborita de Lenin. Tio sonas strange al alies oreloj, sed niaj kolegoj ne forgesu, ke la revolucia ŝanĝo de la socio ankaŭ evoluigis forte la infan-animojn. Tio montriĝas precipe per la trafa ateismo, kiu tuŝas ankaŭ infanojn ne atingitajn de la bolŝevika propagando (kio montriĝas el la malŝato, precipe ĉe knabinoj, kontraŭ la formo de familio k kontraŭ mastrumado.)
La sovetiaj infanoj estas pli konsciaj eĉ ol malprogresemaj gepatroj.
*
[BILDO p.6 | 38,33,63,53] Desegnaĵo: instruisto ĉe tablo kun aro da infanoj antaŭ si (markita „1931″), kaj malantaŭe granda ombro de la sama sceno kun pli granda instruisto (markita „Oni antaŭvidas por 1933″); sube: „13.500.000 lernantojn — 17.000.000 lern.»
En la sovetia lernejo oni ja parolas pri bildoj, sed oni starigas la infanaron meze en la vivon. Ekzemple la lernejo aranĝas la purigadon de semeroj k montras ekspozicie la diferencon inter bonaj k malbonaj plantoj; la infanoj devas desegni la ĝardenon k daŭre noti la kreskadon de la plantoj. Ili faras librojn, kunmetante ilin el gazetaj bildoj k fine ili konstruas desegne la kvinjarplanon.
Ĉiam oni montras k komprenigas la laboron kiel eron el la tuto. Oni gvidas la instruadon laŭ la vortoj de Lenin, ke ĉiutage en ĉiu urbo, en ĉiu vilaĝo la junularo plenumu faron por konstruado de la lando, se eĉ nur la plej etan, malgravan. La tre junaj infanoj kolektas malnovan ferajon por aĉetigi traktoron aŭ ebligi la aĉeton, ili aranĝas kokinejon, faras statistikon pri la ovoj, prizorgas la nutradon, purigas la manĝujojn ktp.
En la urboj ekzistas densa ligilo inter fabriko k lernejo k en la pli altaj klasoj la infanoj jam formiĝas kiel laboristoj, lernas la teknikon k ekkutimiĝas pri fabrikmedio. Lenin pri la instruado ĉiam diris: Ni bezonas tri aferojn — lerni, denove lerni k triafoje lerni.
Laŭ tiuj vortoj la edukado ampleksas ne nur la infanojn, sed ankaŭ plenaĝulojn. Ĉi tie montriĝas la bona racio de la registaro, kiu utiligas la infanojn por eduki la pli aĝajn, sciante, ke novaj ideoj pli bone estas akceptataj de la junularo. Kaj tiam oni vidas la por ni strangan bildon, ke infanoj riproĉas al gepatroj, ke junuloj klarigas murgazetojn k instruas la legadon.
Pro tio la lernejo estas firme ligita al la fabriko, la vere politika centro; ĝi rilatas kun partio, pioniroj, junularmovado k gepatroj. La lernejo mem estas dividita laŭ grupoj, kiuj aranĝas aparte la mastrumadon, higienon, kulturon (bibliotekon) k gazetaron.
Eble oni sin demandas, ĉu la sovetiaj infanoj ne tro peze laboras, ĉu ili ne estas maljunaj infanoj, kiuj parolas kiel saĝuletoj k perdis ĉion infanan. Kiuj vidis ilin, tiuj kontraŭdiras tion: la infanoj montras multe da gajo, serioze, sed ĝoje laboras k kun feliĉo ili vizitas la lernejon, ludas k kondutas kiel infanoj, spontanee, libere k sen troigoj. Ĉiu okazo estas ekspluatata de la registaro kiel laborobjekto, ankaŭ la festotagoj k la ferio. Post la ferio la etuloj devas fari verketon pri siaj travivaĵoj k samtempe ili lernas kanton:
„La kuriero. — De l’Uralo k Donbaseno, de l’Kaŭkazo k de Ukrainio, li kuregis, la kuriero, la delegitaro de la atakbrigadoj … Ĉiu el ili estas en gaja k alta animstato, ĉiu ĝojas povi mencii al la konferenco raporton pri sia laboro. Ili estas niaj gvidantoj, ili estas bolŝevikoj. — La antenoj al ni diris tion, rakontis pri la kreskado de ĉiu urbo, de ĉiu tekniklernejo, rakontis kiel rapidas nun la rimenoj k motoroj, rapidas nun ĉies mano …»
El tiu kanto sonas la ritmo de l’ kvinjarplano, la tero skuiĝas, la aero tremetas, ĉio estas tuŝita de tiu pasia ritmo, batalo por pli bona socio, — ankaŭ la sovetia lernejo. Lenin mortis, sed lia spirito vivas. S. A.
[REKLAMO p.6] ĈIUJN de vi bezonatajn esperantaĵojn, el kiu ajn eldonejo (librojn, broŝurojn, lernilojn ktp) vi povas mendi ĉe la ADMINISTRACIO DE SAT, Kolmstr. 1, Leipzig O. 27. Notu bone tion en la memoron k neniam forgesu, ke aĉetante ekskluzive ĉe SAT vi tre efike helpas al ĝi por „ŝtopi la breĉon»!
— página 7 —
SENNACIULO — 159
TRA ESPERANTIO
Publikaj leteroj al multaj SAT-anoj.
VIII
Karaj K-doj,
vi diras, ke la granda plimulto da organizitaj laboristoj en la tuta mondo akceptas la marksismon kiel teorian bazon por sia klasbatalo. Nu, konsentite. Estas fakto, ke la anarkista, ISK-a, fiziokratia k.a. similaj movadoj ne havas grandan anaron. Ĉu pro tio oni prave povas diri, kiel vi, ke tiuj „sektoj estas tute malatentindaj»? Ĉu do vi forgesis, ke, rilate al teoriaj demandoj, la opinio de plimulto ne havas valoron? Scienca problemo estas konsiderata kiel solvita, nur kiam la fakuloj unuanime interkonsentas. Unu sola homo povas esti prava kontraŭ ĉiuj aliaj. Pri tio liveras la Historio sufiĉe da ekzemploj.
Sed provizore mi konsentu kun vi, ke la opinioj de Kropotkin, de Nelson aŭ de Gezel estas tute nekonsiderindaj; ke nur la marksismo liveras la „ĝustan bazon, sur kiu povas stariĝi firma unueco de la proletaj esperantistoj.» Ni do momente supozu, ke la marksismo fariĝis kvazaŭ fortika digo, kontraŭ kiun ĉiuj aliaj ideofluoj disrompiĝas. Ĉu pro tio estus nia unueco tute sekurigita? Ne, certe ne! …
Bonvolu, karaj K-doj, rigardi ĉirkaŭ vi kun tute malfermitaj okuloj. Ĉu do vi ne vidas, ke la marksistoj plej akre disputas inter si? Kaŭcki, Hilferding, Blum, Vandervelde, Baŭer, Dan, Abramoviĉ k.a. menŝevikoj ĵuras nur per la „Kapitalo» de Marks; tamen la gvidantoj de la IIIa Internacio argumentas k plej draste asertas, ke nur la bolŝevikoj interpretas ĝuste la marksismon … Sed plej signife: ĉe la anoj de Komintern mem ne regas interkonsento pri la doktrino. Trocki ja skribas milojn da paĝoj por pruvi, ke Stalin malĝuste komprenas k fuŝaplikas la „marksleninismajn» instruojn. Kaj Stalin forpelas el Sovetio sian kontraŭulon k nomas lin „kontraŭrevoluciulo».¹
Tiuj okulfrapaj faktoj plej evidente pruvas, ke la oficiala agnosko al la marksismo fare de SAT ne kreus la necesan kondiĉon, kiu povas sekurigi la unuecon en nia movado. Kredu, ke mi sufiĉe longe cerbumis pri la demando. Por ebligi la kunlaboradon de la klasbatalaj esperantistoj el ĉiuj tendencoj, vane mi serĉis alian pli taŭgan bazon ol tiun, kiu kuŝas en nia Statuto: malakcepti ĉiun oficialan socipolitikan programon k permesi al ĉiu tendenco, ke ĝi esprimu sian propran vidpunkton laŭ konvena, neofenda maniero.
La fanatikuloj, kiuj ne volas toleri aliajn opiniojn ol la proprajn fakte ne estas funde konvinkitaj. Se ilia konvinko rezultus de tre serioza konsiderado, kial do ili timus kompari siajn tezojn kun tiuj de aliaj? Neniu serioza intelekta laboro estas ebla, se ni tuj forpuŝas ideon, kiun unuavide ni opinias erara. Se fakte ĝi estas tia, per ĝia ekzameno oni povas nur plifirmigi sian propran konvinkon. Aliparte, en kiu ajn ideo eĉ la plej evidente erara k al ni malplaĉa povas tamen troviĝi elementoj kapablaj ion instrui al ni.
Kaj se oni konsentas, ke la marksismo estas la sole vera, la sole taŭga doktrino por la proletaro, ĉu do tio signifas, ke ĝi devas esti trudata perforte? Ĉu ni restarigu la mezepokan inkvizicion k brulmortigu ĉiujn herezulojn? Aŭ ĉu ne pli taŭgas la metodo rekomendita en la SAT-Statuto, nome konvinki per rezonado, per klarigo pri faktoj k komparo de tezoj?
Kompreneble, kiam temas pri politika organizo, tiam estas tute alia afero. Laŭ mia kompreno, partio estas kvazaŭ armeo, estas batalorgano kun tute precize difinita celo: kapti balote aŭ revolucie la regadon en iu lando. Programo estas necesa por tia batalo k la partianoj devas obei al la decidoj de la estraro kiel militantoj al la ordonoj de armea stabo. Por venki en batalo la soldatoj kompreneble ne devas pridiskuti la ordonojn. La plej bona k perfekte ellaborita plano de kiu ajn stabo ne povas konduki al venko, se la plenumantoj ne agas discipline. Tio estas klara k ne diskutebla. Sed SAT ne celas konkeri la politikan povon en iu fantazia Esperantio; ĝi ne havas kiel taskon organizi k gvidi strikojn, sekve kial do ni imitaĉu partiojn?
Nia celo estas nur atingi, ke ĉiuj tiuj laboristaj organizoj alprenu k apliku esp-on, imite al la SAT-anoj. Ni faras pioniran laboron k liveras la bonan ekzemplon. Kaj kiam la laboristaj organizoj imitos la SAT-anojn, tiam nia organizo ne plu havos ekzistorajton. La malapero de SAT devas signifi la definitivan venkon de esp-o ĉe la laboristaj organizoj. Bedaŭrinde ne baldaŭ sonoros tiu horo. Por ĝin pliproksimigi, tre utilus la kunlaboro de ĉiuj tendencoj k nur la vidpunkto difinita en nia Statuto ebligas (mi ne diras: certigas, tial ke mi ne havas tiom favoran opinion pri la saĝo de l’homoj!) tiun kunlaboradon.
Karaj K-doj, se vi estas firme konvinkitaj pri la pravo de via vidpunkto, ne timu do ĝin kontraŭmeti al tiu de alipensantoj k ne forpuŝu ilin per ia ortodokso, per starigo de nediskutebla dogmo. Memoru, ke Marks mem iun tagon paradokse diris: „… mi ne estas marksisto …»
Kun sendogmeca saluto de via E. L.
¹ Estas tute normala fakto, ke homoj ne povas interkonsenti pri tiaj demandoj, kiuj pli malpli estas metafizikaj. Kaj mi petas la legantojn pardoni jenan ekstertemaĵon: en ĉiuj religioj, kies dogmoj estas konigitaj de dio mem al la homoj, okazis skismoj pro malsama kompreno de la diaj diroj. Kio pruvas, ke dio tre malklare sin esprimis. Tian malklaron oni povas pardoni eĉ al iu geniulo, sed al dio? Tiu konstato ĉiam estis por mi unu el la plej fortaj pruvoj pri la neekzisto de dio.
Komuniko de la Direkcio.
Kiom malfacila nuntempe estas la funkciigado de tutmonda asocio, la K-doj povos prijuĝi laŭ jenaj faktoj. Hodiaŭ la ŝtatoj ĉiam pli k pli ĉirkaŭas sin per dikaj limoj, izolas sin unu de l’alia. La libera mon- k var-interŝanĝo estas haltigita aŭ treege malfaciligita, k tiel ekz. el Latvio oni tute ne povas sendi monon eksterlanden, nek el Aŭstrio, Hungario, Germanio, Estonio, Sovetio, Bulgario. Aliaj landoj eble sekvos per similaj dekretoj pri malpermeso eksporti monon.
Rilate la monon ricevitan de aŭstriaj K-doj ni jam trovis solvon, presiginte en Vieno la „Unua Legolibro»-n, kiu ĵus aperis; same la mono kolektata en Germanio povas esti eluzata tie, ĉar ni presigas gazeton, Jarlibron ktp en tiu lando. Sed eĉ la enportado de libroj ktp el la landoj, kie ili estis presitaj, en la landon, kie troviĝas la ekspedejo, estas elspeziga, ĉar la dogano prenas sian parton …
Malgraŭ ĉiuj malfaciloj k malgraŭ la fakto, ke la b r e ĉ o ankoraŭ ne estas ŝtopita, la SAT-agado komencas denove plivigliĝi: reeldono en pli bela aspekto de „La Nova Epoko», apero de nova Legolibro, de la Jarlibro, estas evidentaj signoj, ke SAT vivas k ne estas mortiĝanta …
Tuj post elĉerpiĝo de la nuna eldono ankaŭ estos presata la nova „PETRO», la ŝatata SAT-lernolibro, en pli granda amplekso, zorga reprilaboro k kompletigo, kun metoda ekzercaro k multaj ilustroj.
Kiom ajn malfavoraj estas la cirkonstancoj por disvolviĝo en la nuna kriza periodo, nia Asocio nevenkeble iros sian vojon. Gek-doj, varbu, varbadu tie, kie prezentiĝas ebloj! Precipe direktu vian atenton al la certigo de la ekzistobazo de „La Nova Epoko», kiu bezonas 500 apartajn abonantojn por povi plue aperadi en la nuna formo! Antaŭen!
Pro manko de spaco en ĉi tiu n-o ni bedaŭrinde devas prokrasti la rubrikon RECENZEJO.
— página 8 —
160 — SENNACIULO
Financa Raporto pri la 11-a SAT-Kongreso.
| Enspezoj | Elspezoj | ||
|---|---|---|---|
| Kongreskotizoj | 792.68 | Salonluo | 350.— |
| Subvencio de l’komunumo A’dam | 300.— | Federacio de Lab. Esp. | 350.— |
| Subteno de organizoj | 395.— | Insignoj | 65.10 |
| Subteno per listoj | 406.51 | Poŝtkartoj ktp. | 138.90 |
| Poŝtkartoj ktp. | 123.79 | Filmo | 72.— |
| Kongreslibro | 95.— | ||
| Protokolaro | 540.57 | ||
| Muziko | 145.— | ||
| Ĝeneralaj elspezoj | 261.41 | ||
| Hol. gd. 2017.98 | Hol. gd. 2017.98 |
Amsterdam, la 10. feb. 1932.
La revizoroj: K-dino Jo van den Paverd (16193) K-do J. van’ t Hof (14940)
Sekvantaj organizoj subtenis finance la 11-an Kongreson de SAT en Amsterdamo.
Sumo
- Het Nederlandsch Verbond van Vakvereenigingen, Amsterdam — Hol. gd. 100.—
- Internationale Transportarbeiders Federatie, Amsterdam — Hol. gd. 50.—
- Nederlandsche Bond van Personeel in Overheidsdienst, Amsterd. — Hol. gd. 50.—
- Algemeene Nederlandsche Typografenbond, Amsterd. — Hol. gd. 50.—
- Centrale Nederlandsche Ambtenaarsbond, Amsterd. — Hol. gd. 25.—
- Nederlandsche Vereeniging van Fabrieksarbeiders, Amsterd. — Hol. gd. 25.—
- Instituut voor Arbeiders Ontwikkeling, Amsterd. — Hol. gd. 25.—
- Hilversumsche Bestuurdersbond, Hilversum — Hol. gd. 5.—
- Algemeene Nederlandsche Bouwvakarbeiders Bond, Hilversum — Hol. gd. 20.—
- Algemeene Nederlandsche Bond van Arbeiders in het Bakkers, Chocolade en Suikerwerkbedrijf, Amsterd. — Hol. gd. 25.—
- Nederlandsche Litho-, Foto- en Chemigrafen Bond, Amsterd. — Hol. gd. 5.—
- Algemeene Nederlandsche Bond van Arbeiders werkzaam bij Straten en Wegenbouw, Rotterd. — Hol. gd. 10.—
- Nederlandsche Bond Van Particuliere Chauffeurs, Amsterd. — Hol. gd. 5.—
Hol. gd. 395.—
12-a SAT-Kongreso en Ŝtutgart.
6.—11. aŭgusto 1932.
2-a listo de partoprenontoj.
- 14941 Roelofs Gerrit, Amstd. (Holando)
- 17543 Roelofs Gerardo, Amstd. (Holando)
- 16995 Minke de Vos M. C., Amstd. (Hol.)
- 14942 Minke J. W., Amsterd. (Holando)
- 13025 Alings H. W., Amsterd. (Holando)
- 1 Lanti E., Paris (Francio)
- 24 Cachon Hector, Paris (Francio)
- 1768 Bartelmes Norb., Paris (Francio)
- 3792 Glodeau S., Montreuil (Francio)
- 50 Glodeau L., Montreuil (Francio)
- 11 Banmer Lucien, Paris (Francio)
- 13371 Sämann Ernst, Tailfingen (Germ.)
- 17276 Essenberg Mar., Amstd. (Holando)
- 14563 Blok Chr., Amsterdam (Holando)
- 17489 Gallo Suzanne, Paris (Francio)
- 12642 Ozerée Alberto, Paris (Francio)
- 741 Robert Eug., Le Raincy (Francio)
- 1162 Häckel Max, Leipzig (Germanio)
- 16459 Ples Frederiko, Amstd. (Holando)
- 17555 Pilz Marta, Geislingen (Germanio)
- 10634 Surek Gottl., Kauern (Germanio)
- 17340 Werner Kurt, Leipzig (Germanio)
- 320 Puff Ludw., Frankfurt/M. (Germ.)
- 7363 Schalmey Paul, Hannover (Germ.)
- 14290 Huber Wilhelm, Worms (Germ.)
- 13448 Jägge Eugen, Eberswalde (Germ.)
- 126 Rival Joan., St.-Etienne (Francio)
- 13450 Schübel Hugo, Goldlauter (Germ.)
- 13876 Goudbeek T., Zwolle (Holando)
- 8048 Burbey Louis, Leeds (Anglio)
- 55 Aber J., Sucy (Francio)
- 1380 Planchon M., Sucy (Francio)
Ĉe la Laboristaj Esperanto-Asocioj.
La XI-a Liga Plenkunveno de Aŭstria Lab. Ligo Esp-ista.
La 27-an k 28-an de marto okazis en la Industria Halo de la Supra-Aŭstria urbeto Ŝtajr (Steyr) la ĉi-jara plenkunveno de ALLE. Krom la multaj grupdelegitoj ĉeestis granda nombro da gastoj, inter ili aro da oficialaj, partiaj k aliorganizaj lab. funkciuloj. K-do Sichlrader, la urbestro de Ŝtajr, salutis la kongreson en la nomo de l’ tiea soc. dem. partiorganizo. K-do Dressler esprimis la bondezirojn de ĉiuj lab. kulturunuiĝoj de la distrikto, K-do Konopisky salutis nome de la centro de l’Aŭstria Liberpensula Ligo k parlamenta deputito K-do Bitzany, kiu reprezentis sian elektintaron k la soc. dem. deputitaron, instigis porti la lab. esp.-movadon en la junularon k tiel kunhelpi, ke la labor. gejunularo estu plenigata per socialista spirito. Multaj en- k eksterlandaj organizoj estis sendintaj salutleterojn.
El la raportoj estas menciinde, ke la Ligo en la lasta laborjaro unuflanke malgraŭ la terura krizo atingis belajn sukcesojn koncerne agnoskiĝon ĉe la lab. publiko, kursgvidadon, elkonstruadon de la organizo, plibeligon de la gazeto „La Socialisto» ktp, sed aliflanke havis materiajn perdojn kompare al la antaŭa jaro: La Ligo nun konsistas el 53 (pasintjare 57) grupoj kun 1590 (1810) membroj, plie 97 izolaj anoj. En Vieno estas 22 (21) grupoj, en la provinzo 31 (36) grupoj; la unuaj havas kune 673 m., la duaj kune 820 membrojn, (pasintjare 841 k 858). La nuna membrostato (1590) konsistas el 1233 viroj k 357 virinoj. La kasraporto komunikis saldon da 1830.— ŝil., t. e. duoblo de la lasta jaro, do progreso, se oni konsideras la krizefikojn. Estro K-do Simon konstatis en sia raporto, ke ĝojige laborakcela fakto estas, ke ALLE estas preskaŭ unutendenca, k ke eĉ en grupoj, kie komunistoj kunlaboras, oni ordinare trankvile agadis por la bono de la movado. La kunlaboro de ALLE k SEA (Germanio) precipe sur la gazeta kampo estas bonega k estas espereble, ke ĝi ankoraŭ pli intimiĝos k intensiĝos.
La Plenkunveno aŭskultis k pridiskutadis du raportojn: K-do Jonas okupis sin pri „Ekonomia krizo k Lab. esp. Movado», pri la problemo kiel la tuta organizado estas konformigota al la cirkonstancoj k kiel oni devos trovi vojojn, kiuj ebligos al la senlaborularo ne povanta materie oferi enviciĝi en la organizita movado. Ne estas daŭre tolerebla stato, ke ĉiu lab. esp-isto, kiu volas aktive partopreni la movadon, devas pagi duoblan kotizon, nome al LEA k al SAT. Estas dezirinde, ke finfine la SAT-direkcio k -anaro konsciiĝu pri tio k el la nuna SAT-aparato kreu komune kun la LEA-oj labortaŭgan k kreskopovan institucion. Sed kvankam ni, K-do Jonas diris akcente, ne konsentas pri la nuna formo de SAT, ni tamen neniel volas forlasi la esperon, ke fine venkos la racio k SAT fariĝos tio, kio ĝi povus k volus esti, kultura, instrua, interilatiga organizo bazita sur la laboroj de LEA-oj („REZERVUJOJ»). La rezolucio tiusenca estis unuanime akceptata; kiu pri ĝi pli detale interesiĝas, povos legi ĝin en „La Socialisto» de aprilo, kiu po ŝ. aŭ. —.40 aŭ egalvaloro por n-o estas mendebla ĉe la centro de ALLE. La parolado de K-do Weinhengst montris vojojn k rimedojn de efika propagando inter la laboristaro. La rezolucio de li proponita k de la delegitoj akceptita rekomendas precipe viglan kunlaboradon de grupoj k membroj en la partiaj, sindikataj k aliaj lab. unuiĝoj, elkonstruadon de la Liga Gazetarservo k iniciaton de internacia soc. dem. esp. informservo. Ĝi ankaŭ komisias la Ligestraron klopodi, ke almenaŭ dum la varbsemajnoj la radio estu je nia dispono por propagandparolo.
La novelektoj rezultigis plejgrandparte la samajn funkciulojn, interalie: Estro — K-do prof. Simon, sekretario — Haagen, redaktoro — Seidl, Gazetarservo — Weinhengst, kasisto — Rastocky. Gazetarservo de A. L. L. E.
La XII-a Kongreso de F. E. O.
La XIIa Kongreso de FEO (Fédération Espérantiste Ouvrière) okazis la 27./28. marto en Bruselo. Pro tio ke tiu urbo kuŝas malproksime de la centro de la franclingvaj regionoj k ankaŭ multaj K-doj pro senlaboreco ne povis alveni, la nombro da partoprenantoj estis proks. 50, t. e. iom malpli ol en la antaŭa jaro. Sed la kongreso multe utilis al la konfida kunlaboro de la belgiaj k franciaj franclingvaj esp-istoj.
La kongreso unue devis ekzameni la eksigon de tri membroj, kiuj de pli ol unu jaro sabotis la laboron de la Federacio per senĉesaj, senbazaj insultoj k kalumnioj, k precipe perfortis la Statuton. Por ĉesigi la sabotadon k malhelpi la opoziciajn artifikojn, la Fed. Kom. estis decidinta, ke la mem-
— página 9 —
SENNACIULO 161
brokartoj por 1932 estos elliverataj nur al tiuj, kiuj subskribos la promeson agi laŭstatute. Tiam la „opoziciestroj» ordonis, ke oni ne subskribu la (re)aliĝbultenon por 1932, postulante por si mem k por la nesubskribintoj la samajn rajtojn kiel por la lojalaj membroj! Ĉe la komenco de la kongreso tuj evidentiĝis la malforto de la opozicio per tio, ke ĝi estis reprezentata nur per 5 aŭ 6 anoj, inter kiuj unu eksigito, Malfer el Parizo. Al ĉi tiu lasta estis permesite eniri la salonon, sed li ne konsentis k „solidariĝis» kun la 4 aliaj, kiuj estis rifuzintaj subskribi la aliĝilon kun promeso obei la Statuton, k sekve ne estis anoj. Tiuj eks-anoj estis allasataj en la galerio k traktataj kiel gastoj. Tiam ili komencis bruadi, kriegi k insultadi. Post malpli ol duonhoro da kriado la mizera kvinmembra „opozicio» honteme forlasis la ĉambron.
Tiam la kongresantoj povis tute kviete dum du tagoj fari pozitivan laboron. Interalie ili unuanime akceptis statutkompletigojn, kiuj akcentas la unuecan eksterpartiecan karakteron de FEO k komisias al la F. K. malebligi ĉian kontraŭstatutan agadon.
La morala raporto (kiu entenis la punkton pri la eksigoj) estis akceptata per 433 mandatoj kontraŭ 36 k 16 sindetenoj.
Propagando k organiza plano, proponita de la F.K., jam parte efektivigita, k dank’ al kiu, malgraŭ la skismo la Federacio jam nun havas 30 % pli da izolaj membroj ol ĉe la fino de l’ lasta jaro, estis unuanime akceptata.
Fine, la kongresantoj ankaŭ unuanime voĉdonis gvidrezolucion, el kiu ni citu nur jenajn punktojn, kiuj havas ĝeneralan intereson: „. . . La Kongreso decidas . . . komisii al la F.K., ke ĝi estonte profitu ĉiun okazon, uzu ĉiun taŭgan rimedon por malebligi, ke FEO-anoj havu la emon enkonduki en la organizo la disputpunktojn, kiuj kaŭzas ordinare la malunuecon de la nuntempa lab. movado. — La Kongreso opinias necese insisti pri tio, ke la nura celo de la Fed. estas la propagando de esp-o en ĉiuj lab. medioj senescepte (anarkistaj, komunistaj, socialistaj, sindikatistaj), kiuj agnoskas la klasbatalon kiel realan fakton . . .
„La Kongreso notas kun bedaŭro, ke la tuta agitado de l’t.n. opozicio en FEO sin bazas sur programo, havanta nenion komunan kun la propagando de esp-o, kio absolute malebligas la harmonian kunlaboron de ĉiuj tendencoj k celas nur serveme identiĝi kun la programo de iu politika partio, — partio kiu eĉ ne povas pretendi al tio, ke ĝi arigas la plimulton de la laboristoj.»
En tiu rezolucio troviĝas ankaŭ punkto, kiu esprimas simpation al la Rusa Revolucio k alia, per kiu estas esprimita la firma decido daŭrigi fratan k intiman kunlaboron kun SAT k la espero, ke pli malpli frue la tuta lab. esp-istaro rekuniĝos laŭ la ĝisnunaj gvidprincipoj de SAT k de FEO.
SAT-ano 14 519.
EN NIA MOVADO
KRONIKO
Belgio. La membroj de l’Antverpena Marksista esp. grupo preskaŭ ĉiuj forveturis. Ili decidis kunligi provizore la grup-havaĵon (bibliotekon ktp) kun tiu de la Wilryk-a labor. grupo „Al Unueco». Estonta adreso do estas: Krijgslaan 204, Wilrijk-Antverpeno. — Estonio. La fakto, ke inter la membroj de Tartu-a „lab. esp. kleriga societo» troviĝis kelkaj komunistoj, kiujn la politika polico arestis, k la aktiva subteno al esp-o de junsocialistoj kaŭzis en la burĝa gazetaro viglan eĥon. Soc. gazetoj respondis, ke lab. esp-istoj tamen ne deziras transpreni la „neŭtralan» esp. movadon. Sekve de tiaj disputoj la intereso pri esp-o en la tuta lando kreskis. Tallinn. Junsoc. esp. kurso havis ĝis fino 40 p. k transformiĝis en daŭrigan kurson. Tartu. D-ro Andova, tutlande konata scienculo, aktivulo en la loka lab. esp. kleriga soc., elmigris eksterlanden, pro kio la societo okazigis adiaŭan vesperon. La gazetaro raportis. — Francio. La de H. Barbus direktata grandformata ĵurnalo „Monde» ekpublikigos de nun ĉiumonate unukolonan kronikon pri la esp. movado; la favordecidon atingis K-do M. Ru (Roux)-Lyon. — Germanio. Merkŝtajn (Aachen). La grupo, kiu havas 20 membrojn (6 aktivajn), aranĝis dum 2 pasintaj jaroj 18 kursojn, 5 ekspoziciojn k 2 triland-renkontiĝojn k esp-igis 8 lokojn el la distrikto Aĥena. Novaj kursoj: 1 en Aĥen kun 16 p. (gvid. K-do Ackerman), 1 en Mariadorf kun 15 p. (K-do Sebastian), 3 en Merkŝtajn-Strajfeld kun 22 p. (K-do Georgi), 18 p. (K-do Maŭric), 1 por infanoj kun 15 p. (K-do Ackerman), 1 en Palenberg (10 p., K-do Skabrada), 1 en Boŝeln (9 p., K-do Ilsner), 1 en Herzogenrat (22 p., K-do Meister), 1 en Alsdorf (K-do Ridder). Nova grupo (10 p.) en Palenberg. En Eŝvajler k Virselen estas nun memstaraj grupoj, kiuj esp-igas siajn ĉirkaŭojn. Ĉiuj cititaj lokoj estas gvidataj el Merkŝtajn-Strajfeld. K-do Felp gvidas en Düren kurson kun 40 p. k intencas tie fondi grupon. En la jarkunveno ni fiksis dujarplanon kun novaj ampleksaj propagand-aranĝoj. (8801, 16740). Dresden. En kunveno de l’SAT-anaro de 14. 1. K-do Kuhnt raportis pri la loka situacio (la eks-peranto retenas la materialon k liaj [?] kunuloj eĉ forŝtelis montrokeston el la popoldoma koridoro) k proponis reorganizi la lokan SAT-movadon. La „Grupo de SAT-anoj Dresden» elektis kiel 1. peranton K-don Kuhnt (Senmestr. 28, N. 30), 2. per. K-do Ekert, kas. Klinger, protokol. Wachsmuth. K-do Köckeritz parolis pri la „rifo en SAT» k alvokis gardi la supertendencecon por malhelpi ĉian pluan skismigon. Je 17. 3. la sama K-do parolis pri „ĉu partia aŭ supertendenca esp. organizo?», esprimante sin kontraŭ partiigo de SAT. Li trovis aprobon ĉe la 19 ĉeestantoj. Je 26. 5. K-do Wachsmuth parolos pri „ĉu sennacia aŭ internacia esp. organizo?» (1589). Berlin. En B.-Neukölln K-do Wittbrodt, lernejestro de senreligia lernejo, instruas en la programo de l’regula instruplano esp-on al ĉ. 90 infanoj. La gepatroj de l’ lernantoj apartenas al la komunista (ĉ. 60 %) k socialista (ĉ. 40 %) partioj. La klas-instruistoj partoprenas en la instruado, kiun gvidas K-do W. Hagen (Vestf.). Unu jaron ekzistas SEA-grupo. Aŭtune ni starigis junular- k ekskurs-grupon k povis aliĝi al „ŝtata junularprizorga komitato» (ni tiel pagas nur la duonan veturprezon ĉe ekskursoj de min. 10 p.). Krome ni anas ĉe Lab. Kulturkartelo k lastatempe aliĝis ankaŭ al la „Fera Fronto». (10865.) Leipzig. Je 26. 2. finiĝis SEA-kurso en Popoldomo kun 15 p. (gvidis K-do Löffel). 7 aliĝis al SEA k SAT. Je 4. 3. malfermiĝis progresinta kurso samloke kun sama kursgvid. (17734). Ĉe la ĉefstacidomo okazas por-fervojista kurso (15 p). Kursĉambro senpaga laŭ interveno de l’Germ. Fervojista Esp.-Ligo. La venonta kongreso de ĉi tiu Ligo okazos la 8-an de majo en Hanovero. (Salutlet. ktp direktu tiuokaze al K-do M. Neugebauer, Alb. Niemannstr. 14, Hannover [por la Germ. Ferv. Esp. Ligo]). (1162.) Grosschönau (Sa.). Je 5. junio okazos ekzamenoj pri kapablo, por kursgvidado k scienc-pedagogiaj de l’Regna Esp. Instituto. Petskribon k biografion (germ. k esp-e) sendu al K-do H. Scherbaum, Feldstr. 3, Grosschönau. Durlach (Baden). La 24. 4. okazos ĉi-loke la Unua Badena Lab. esp.renkontiĝo, kie parolos i. a. K-do Puff. Esp. ekspozicio de la Karlsruhaj K-doj okaze de naturamika varbfesto. (Komparu anoncon en „S-ulo» n-o 385). Ŝtutgart. Je 18. 2. Ulo [?] paroladis kun lumbildoj pri esp-o ĉe junaj oficist-sindikatanoj, trovante intereson, sed ne studontojn. El la germanlingva „La Lab. Esp-ismo» ni jam vendis 30 ekz. La estroj de ĉiuj Virtembergaj naturamikaj grupoj ricevos de ni varbmaterialon k cirkuleron. — Polio. La estraro de l'(300-membra) bakista sindikato en Krakovo, klopodante ankaŭ pri kleriga laboro, aranĝis esp. kurson kun 14 p. (el kiuj 1 SAT-aniĝis). Koresp. kun esp. samprofesianoj alilandaj ekaranĝita. — Svedio. Farösund. Rektmetodaj komenc. kursoj dum jan. k febr. por ĉiuaĝuloj (gvidis Hurler, Köln). Lekcioj de Hurler aranĝitaj de lokaj lab. organizoj en jenaj lokoj: Ljugarn, Burgsvik, Hafdhem, Hemse, Roma. En Visby kursoj de Hurler depost 15. 2. kun 80 p.; apartaj kursoj por infanoj. (17517). Malmö. La lab. esp. klubo funkciigis kursojn sub gvido de V. Krej (5486) el Lajpcig laŭ rekta metodo. Funkcias en Malmö 1 komenc. kurso (22 p.), 1 konversacia (12 p.). En Vellinge 1 komenc. (17 p.), Arlov daŭriga kurso (15 p.). Krom tio laboras 7 rondoj kun sume 75 p. sub aranĝo de A.B.F. Instruas K-doj el lab. klubo. (13132). Abisko. Daŭriga kurso kun ĉ. 20 p. (Gvid. E. Nyman, kiu krome instruas al siaj lernantoj en pop. lernejo). Boden. Finiĝis rektmetoda kurso kun 35 p. (18. 3.) Kiruna. K-do Backman estas nova prezid. de esp. klubo „La Lapono» kun pli ol 100 membroj. Plej ofte oni diskutas en la klubo pri politikaj temoj. Lulea. Finiĝis rektmetoda kurso kun 38 p. (19. 3.) Publika propag. ekzameno k festo (ĉeestis en ambaŭ ĉ. 150 p.) Teatro-prezento („La 5 mondpartoj») kun rap. de l’ gazetaro. Malmberget. 30 „Amikoj de Sovetio» petis lokan ABF helpi aranĝi esp. kurson, ĉar parto el ili ricevos laboron en Sovetio, aliaj vizitos ĝin. En loka popollernejo okazas esp-instruo. Sunderbyn. 15 popol-altlernej-anoj (vilaĝanidoj k laboristidoj) memstare studas esp-on per koresp. kurso.
[REKLAMO p.9] Ne nur por la kongres-partoprenintoj k aktivaj SAT-anoj, sed por ĉiuj, kiuj interesiĝas pri la vivo de SAT k la evoluo de l’lab. esp. movado, estas nepre havinda la PROTOKOLARO pri la XI-a SAT-Kongreso — 112 denstekstaj paĝoj. Havebla kontraŭ 0,15 mk. g. (kosto de l’afranko) por SAT-anoj k „S-ulo»-abonantoj (propra ekz-ero) — 0,45 mk. g. (memkosta prezo) por ceteraj ekz-eroj. ADMINISTRACIO DE SAT, Kolmstrasse 1, Leipzig O. 27. POR NEDERLANDANOJ: J. MINKE, Veeteeltstr. 156, Amsterdam-W.
— página 10 —
162 SENNACIULO
Helpu prosperigi esperanton en la hispaniaj laboristaj medioj.
Konstatinte, ke en Hispanio la poresp-a afero plejgrandparte disvolviĝas en burĝaj rondoj k plie, spertinte ankaŭ la dolorigan fakton, ke nur komercocele oni eldonadas aĉajn, tre arkaiĝintajn gramatikojn, mi entreprenis sub mia respondeco zorgan verkadon de „Kompleta Gramatiko de Esp-o por hispanoj». Tamen, mi devas malkaŝe konfesi, ke multaj el niaj enlandaj SAT-anoj malmulton seriozan pretigis. Estas multe pli facile interrilati kun eksterlanda K-d(in)o, ol kun enlanda SAT-ano. — Kial tiel okazas? — Mi klarigos tion en artikolo pritraktonta la ĝeneralan politikan staton de Hispanio, malgraŭ ke nia boninformita K-do 3 020 jam fidele raportis.
Mi do petas pri sendo de sugestoj aŭ modelaj tekstoj, originale verkitaj pritraktantaj ion, kio estas ekskluziva, ankoraŭ nun, en viaj respektivaj landoj. Krome, bonvolu ankaŭ respondi jenajn demandojn:
Ekz: Kiaj devas esti la plej preferataj temoj por instrui junaĝajn lernantojn? — Ĉu esp-o estas escepto de l’logiko en lingvaj aferoj, k tial oni povas ĝin instrui tute aliel al lernantoj, ol oni tion faras, kiam temas pri nacilingvo? — Kiel devas esti verkita ajna lernolibro, por ke simpla k nesufiĉe instruita homo povu eltiri el ĝi kontentigan profiton?
Skribu al: K-do G. Pujol, str. SALVADOR SEGUI 15. Palafrugell (Gerona).
Pri esp. gazeto en Portugalio¹
Ni resumas el skribaĵo de K-do Herta N. (Lisbono) jenon:
La riproĉo farita al „La Okcidentulo», ke ĝi ne estas organo de prol. esp. movado en Portugalio, ne estas justa. 1) Kvankam titolklarigo mankas (pro la diktatoreco k cenzuro), oni bone scias, ke la eldon. estas klaskonsciaj laboristoj k bone interrilatas k reciproke kunlaboras je bezono kun aliaj. 2) En la lasta n-o de „La Okcid.» oni legas: „organo de l’esp. movado en P.», kio ne volas diri: de l’tuta esp. movado, certe, sed de la plej granda kvanto da esp-istoj (ĉar eldonata de la plej granda esp. societo en la lando.)
El la Administrejo.
La jam delonge sopirita jarlibro de SAT aperis k estas ekspedita. Kiu rajtas ricevi ĝin? Ĉiuj aktivaj k pasivaj membroj el la jaro 1931, kiuj komplete pagis sian jaran kotizon (escepte la eksigitoj k mem-eksiĝintoj). Plie ĉiuj aktivaj, aspirantaj k subtenantaj membroj de la jaro 1932, kiuj pagis aŭ komplete sian membrokotizon aŭ almenaŭ la duonon de l’aktiva kotizo. Adm.
Protesto.
Ni ricevis jenan „proteston», kiun ni enmetas sen ia komento; ni ja deziras nur bonon al la protestanto.
Reekzameninte la Protok. pri la XIa SAT-Kongreso mi trovis en la komenco de la p. 81 tre fuŝan raporton, kun kiu mi ne povas konsenti. Mi nur respondecas pri tio, kion mi mem kontrolis, sed tiu parto ne estis submetita al mia kontrolo. Mi scias tre bone, kion mi diris, sed se oni plektis la vortojn por doni al la frazoj alian sencon, mi protestas energie, ĉar same kiel mi aprobis la ceteran parton, mi ankaŭ malaprobas tion, kion mi konstatas fuŝa. A. Soares.
Parizo, 13. III. 32.
RADIO-PROGRAMO:
21. aprilo: 21.15—21.35 ? : Kaunas, 1935 m, parolado. 22.35—22.45: Breslaŭ-Gleivitz, 10 minutojn esperanto por laboristoj.
22. aprilo: 22.05—22.30: Leningrad, 1000 m, informoj. 23.30: Lisboa CTIAA, 42, 90 m, informoj.
23. aprilo: 21.15—21.25: Lyon-la-Doua, 466 m, parolado. 23.00—23.30: Minsk, 117,3 m, parolado (same la 27. k 29. IV.).
24. aprilo: 9.10—9.35: Hilversum, 298 m, kurso (lab.) — ĉiudimanĉe.
¹ Komp. n-on 385, p. 151.
EKSTER NIA MOVADO
La Kantona Universitata Ligo dissendis esp-lingvan „alvokon al la tutmondo kontraŭ la japana buĉado en Manĉurio», en kiu estas dirite i.a.: „Ni kredas, ke la nunan sovaĝan agadon en Manĉurio respondecas nur la jap. militaristoj, kiuj, el la jap. popolo, estas nur la malplejmulto. Ni kredas, ke la plejparto de la jap. popolo amas pacon k malaprobas tian agadon. Sed ni petas, ke ili nin subtenu, ĉar, antaŭ ol patriotismo, estas paco k homamo, multe pli nobla, multe pli honora.»
*
La Aerologia Observatorio en Tateno apud Tutiura (Ibaraki-ken), Japanio, eldonis por la sesa fojo sian jarlibron (grandformatan, 209 pĝ.) kun statistikoj pri meteorologiaj observoj en esp-o.
*
D-ro Privat, konata gvidanto de UEA, vojaĝinte samtempe kun Gandhi al Hindio, propagand-paroladis en tiu lando pri esp-o, ĉe la universitatoj de Delhi, Benares, Santiniketan, k ankaŭ en Madras. En diversaj lokoj fondiĝis rondoj por eklerni la lingvon.
*
Politikaj ekzilitoj en Kajeno („Diabla insulo») eklernis esp-on, kiu servis al ili por eviti, kiel vive-entombigitoj freneziĝi.
*
La 5-a ĉeĥoslovaka esp. kongreso okazos de 14/16. majo en Olomouc (Moravio).
*
La Hispana Esp.-Asocio kolektas helpe de tutmondaj esp. geinstruistoj infanajn manlaboritaĵojn por fari gravan ekspozicion kun konkurso (premioj). La materialo restos je la dispono de l’Instru-ministerio por formi Internacian Muzeon el Lernejaj Manlaboritaĵoj.
MEMORNOTO
Pro tio ke ne estas eble sisteme raporti pri ĉiuj lab. gazetoj enpresantaj pri- aŭ per-esperantajn artikolojn (ni ekscias ja nur pri parto el ili!), k ankaŭ por ŝpari spacon, de nun ni notos nur pri gazetoj, kiuj represis el „S-ulo» aŭ raportis pri SAT-Kongreso ktp.
Represis el „S-ulo»: Rahva Sõna, Tallinn, 18. 2., nova LEA-gaz. (381), esp. en Ned. (381), 28. 2., esp-igita urbeto (382), ekster nia mov. (382), 2. 3., senlab. en Bulg. (382), let. el Kalif. (382), klasbat. (383); Le Flambeau, Brest, marto, instruado en Hol.; L’Ecole Emancipée, Saumur, 13. 3., el usonaj min., el Ĉinio (Perer); L’Effort, Lyon, 19. 3., striko en Hol. (384), malsato en Jap. (384); Le Libertaire, Paris, 11. 3., el Bulg.
Pri „S-ulo» enhavis anoncon: Le Populaire, Paris, 19. 3.; La Voix Libertaire, Limoges, 19. 3.
Pri la SAT-Kongreso raportis: Münchener Post, 21. 3.; Fränk. Volkstribüne, 18. 3.
NIA POŜTO
W. W. 15 413. — Publikigante pagitan reklamon pri la usona eldonejo tio ne signifas, ke ni mem rekomendas aĉeti la verkon. Sekve ni havas nenian respondecon en tiu afero k ne povas elspezi por enketo.
G. Bernet. — Aperos via artik.
Ligo de Bak., Krakov. Alvokoj pri koresp. ne estas senpagaj (vd. tarifon)! — Red.
- — Anonco de K-do Zachte kostas —.50 guld.
KORESPONDADO
Unu enpreso, simpla trilinia anonceto kostas 0,80 mk. g., ĉiu plia linio 0,30 mk. g. — Grandaj anoncoj kun kadro: po kv. cm. kostas 0,20 mk. g. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkartoj, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo.
ARGENTINO K-do Isidro Berman, Cabildo 868, Buenos Aires, kun gelernantoj, PI, fotoj.
BULGARIO S-ro V. Stojan (instruisto), Beglej, Plevensko, kĉl, L, PK, PI, ĵurn.
GERMANIO K-do F. Hardt (20 j., elektristo), Mehlstr. 13, Oberhausen-Osterfeld, kun eksterl. Gek-doj pri fakaj temoj k politiko. Tuja resp. garantiata. Poŝtkartvesperon aranĝos nia lab. grupo dum majo. Amase sendu PI al K-do J. Köhler, Neugraben, Bautzen/Sa. — Resp. gar.
HISPANIO. Grupo de esperanto „Juneco», Valencia 383, Barcelona dez. koresp-adon por siaj kursanoj, kĉl. L, PI. Ĉiu franco, kiu dez. praktiki la hisp. lingvon, skribu al Julian Aguilar, G. de Castro 38, Valencia, por interŝanĝe praktiki la francan.
JUGOSLAVIO Grupo de gelernantoj koresp. pri ĉ temoj, L, PI, kĉl. Adr.: Esperanto Ptuj. — K-dino Zinka Zuran, kafejo Stuhec, Ptuj. — K-do Gernardo Kralj, Krekova 5, Ptuj.
NEDERLANDO 40 gelernintoj de esp. kurso koresp. kĉl. Gek-doj. Sendu L, PK, PI al: K-do E. Zachte, Henriette Ronner Str. 2/II., Amsterdam (Z).
NORVEGIO Koresp-adon serĉas 22 Ĉe-kursanoj. Skribu facile. Adr.: Lab. Esperanto Grupo (H. Schjerve), Rosenv. gt. 23, Trondhjem.
SOVETIO K-do Seĉonov N. P., St. Barda, Zap. Sib. Kraj. kĉl pri ĉt., interŝ. gaz. PI, PM. K-do Burikin B., Proletarskaja 141, Barnaul, Zapadn. Sibir., kun fotoamatoroj, peras por IRH-organizoj. K-dino Rabkin A. R., 15-jara junpionirino, Internacionalnij per. 19, Gomel, kor. pri ĉt., precipe pri la vivo de lab-istinoj k ties infanoj. K-do Veselov I. M., Pavlovskij Zavod, Zap. Sib. Kraj., S. Borovikovo, ŝkola. kĉl, pri ĉt. K-dino Reliŝko V., Butirskij val 62 kv. 3, Moskvo 55, kĉl, pri ĉt.
ENHAVO
| paĝo | |
|---|---|
| Unua de majo — Tago de laborista solidaro | 153 |
| Elekto de Regna Prezidanto en Germanio | 154 |
| Alarmo en Germanio | 154—155 |
| Generalo murdita | 155 |
| El Polio | 156 |
| Nova politika partio en Nederlando | 156 |
| El Britio | 156 |
| La reakcio organiziĝas en Estonio | 156 |
| La klasbatalo tra la mondo | 157 |
| Reliefaj okazintaĵoj | 157 |
| Malarmado | 157 |
| Sennacieca pedagogia paĝo | 158 |
| Tra Esperantio | 159—162 |
Presejo Oscar Wettig, Gelnhausen (Germanio)
— página 11 —
4 LA LERNANTO
Kiel mi fariĝis esperantisto.
Finservinte kiel soldato mi kun mia frato, post unusemajna restado ĉe miaj gepatroj, formigris piede por serĉi laboron. Mia metio estas veturilfaristo, lia — ladisto. Ni interparolis pri diversaj temoj, finfine ankaŭ pri esperanto. Ĉar mi ankoraŭ nenion estis aŭdinta pri tiu lingvo, mia frato informis laŭ sia scio pri ĝi. Interalie li ankaŭ diris, ke per esperanto ĉiuj nacioj povos interkompreniĝi. Post tiu ĉi informo ĉio estis forgesita de mi. Mia frato restis en Gablonz, ĉar li ricevis laboron k mi sola plumigris.
Veninte al Denis (Dönis), mi ankaŭ trovis laboron. Kia ĝoja surprizo, kiam iun tagon mi rimarkis, dum miaj ĉiuvesperaj promenadoj, afiŝon kun verda stelo k jenaj vortoj (esperante): Lernu esperanton! (k germane) Kurskomenciĝo la 1-an de okt. 1929. Anoncojn akceptas Rudolf Leŭtelt ktp. Mi tuj anoncis min ĉe la nomita K-do, mia instruonto. La 1-an de oktobro ni kvinope komencis studi; baldaŭ tri forrestis k post la kristnasko-festo mi restis tute sola. Malgraŭ tio mi ekzercis min plue.
Jam dum novembro mi komencis korespondi kun diversaj eksterlandanoj. Post novjaro mi vizitis daŭrigan kurson, ĉar tiu por komencantoj ne plu funkciis. K-do Frühauf el Ullersdorf gvidis tiun kurson por progresantoj tre praktike. Mi ankoraŭ ne plene kredis, ke la lingvo fakte estas praktika ilo por reciproka kompreniĝo, ĉar nenian okazon mi havis por interparoli kun iu fremda homo k ekvidi la uzeblon de la lingvo. Tiam, dum somero 1930 okazis limrenkontiĝo en Strasberg apud Tafelfiĥte.
Multaj Gek-doj el diversaj distriktoj de Ĉeĥoslovakio k Germanio partoprenis ĝin; ĝoje mi spertis, ke oni fakte povas interkompreniĝi nur per esperanto, k depost tiu tempo mi estas fidela ano de la lingvo. En aŭtuno, dum la sama jaro, estis aranĝita kurso por komencantoj. Denove mi ĝin vizitis, ĉiuj finlernis; ĉiuj jam bone uzas la lingvon, kvankam ne tute senerare, sed sufiĉe kompreneble. Ni nun ekzercas nin per parolvesperoj k legvesperoj. Mi proponas al ĉiuj komencantoj: restu fidelaj al la lingvo, ĉiam ekzerciĝu, la ĝojo estos granda por ni, se ni povos interkompreniĝi kun fremdlingvanoj. Por ni klaskonsciaj laboristoj esperanto estu armilo! Scio estas potenco.
Alois Olbert, Dönis apud Grottau a N.
POR NIA DISTRO:
Solvo el la antaŭa n-o: Mitridato, Irlando, Litanio, Italio, Tandemo, Dante, Adamo, Natrio, Gardeno, Eldorado, Reĝido, Ontario.
[REKLAMO p.11] Vortoj de Kamarado E. Lanti — 192 paĝoj. — Formato 13×19 cm. Prezo: 1.80 mk. g. Administracio de SAT, Kolmstr., Leipzig O 27.
Krucvort-enigmo.
[BILDO p.11 | 58,8,95,34] Krado de krucvortenigmo kun numeritaj kvadratetoj kaj nigrigitaj kampoj.
Horizontale:
- Loĝanto de lastatempe multe nomita grandurbo.
- Antikva tribunalo (rad.)
- Numeralo
- Pronomo
- Participa finaĵo
- Planto (rad.)
- Mambesto (rad.)
- Kultaĵo (rad.)
- Mankas ono al vestnecesaĵo
- Virina nomo (mallongigo)
- Insekto
- Pronomo
- Elpaŝi (rad.)
- Poemo
(rad. = radiko)
Vertikale:
- Enigmo (rad.)
- Sufikso
- Pago (rad.)
- Komercaĵo (rad.)
- Rilata al la vido
- Sufikso
- Maŝino (rad.)
- Klara (rad.)
- Kantrondo
- Konjunkcio
- Mallongigo
- Vegetaĵo (rad.)
- Jesigo
- Fari (rad.)
- Rivero en Francio
- Montri gajon (rad.)
- Karakterizo de arkitektura stilo (rad.)
- Antaŭ substantivoj
- Prepozicio
Ŝerc-enigmoj por trovemaj infanoj
- Knabo diris: Mi havas same multe da fratoj kiel da fratinoj. Sed lia fratino diris: Mi havas la duoblon pli da fratoj ol da fratinoj! Kiom da gefratoj estis?
- Kial kapitano ne devas esti daltonisma (erarema pri koloroj)?
- Kial rano saltas trans la straton?
- Kiu povas respondi en ĉiuj lingvoj?
- Kiam la malgrandaj terpomoj gustas plej bone? (Solvoj en la venonta n-o.)
Humoro
Inter servistoj.
— Johano, mi foriros de mia nuna mastro. La kafon matene k ĉiun manĝaĵon dum la tuta tago mi devas alporti de kontraŭflanka restoracio supren al nia loĝejo en la tria etaĝo. Speciale la kafo kolerigas min ĉiumatene! Ĝis mi atingis kun ĝi la trian etaĝon, mi jam forverŝis la duonon en la subtason!
— Ho, Henriko, ankaŭ mi ja devas alporti el la restoracio! Kaj la aferon kun la kafo mi solvas jene: Malsupre en la domo ĉe la piedo de la ŝtuparo mi prenas plenbuŝon da kafo el la taso, kuregas supren, k supre mi refluigas la kafon el mia buŝo en la tason, — k mia mastro ĝojas pri tio, ke neniom mi forverŝis k la taso estas tiom plena!
Laŭ LA GAJULO.
— página 12 —
7-a JARO. N-o 4 — MONATA ALDONO AL SENNACIULO — 15. IV. 1932
La Lernanto
REDAKTEJO: 14, av. de Corbéra, Paris XII-e :: ADMINISTREJO: Kolmstrato 1, Leipzig O 27
Mi iras al kurso . . . .
Kredeble estas banalega temo skizi, kien, kiel, kiam kursgvidanto iras por instrui esperanton al mez-, sen- aŭ eĉ malkleraj lernantoj. Sed, karaj lernintoj aŭ lernantoj, mia artikoleto ne rilatas la nuran fakton, sed temas pri la malegalaj vojo k cirkonstancoj, laŭ kiuj kursgvidanto plenumas sian taskon. Kompreneble, la lernantoj klasigas kursgvidanton en la kategorion de instrulaboristoj: instruistoj, profesoroj, doktoroj aŭ similaj homoj, kiuj mem „scias nenion k nur ĉion demandas» el la malfeliĉaj lernantoj. Tion, kion la lernantoj scias, neniu instruanto deziras aŭdi. Laŭ sia malica karaktero li distingas — ŝajne laŭ la nazo — tiujn, kiuj ne scias pri io. Kaj oni povas veti, ke li nur eldemandas ĉi tiujn. Se lernanto scias respondi 99 demandojn el 100, la instruanto certege demandas tiun lernanton pri la centa demando nesciata. Ĉion nur, por hontigi k kolerigi lernantojn, por mokigi k ridigi la aliajn. Prave! Kursgvidantoj estas malamindaj!
[BILDO p.12 | 31,43,65,62] Lignogravuraĵo: profilo de homo kun okulvitroj, klinita super libro.
Plej granda plezuro por kursgvidanto estas makuli kajerojn de lernantoj per ruĝa inko. Kaj kiom? Ili ne estas rekoneblaj! En taskoj faritaj plej zorge k atente, li scias spione trovi tiom da malkorektaĵoj, ke estas preferinde ĉesi lerni. Se li ne trovas erarojn en iu tasko, li trarigardas dufoje, poste li malbonhumoriĝas por daŭro de kelkaj semajnoj. La kurso kostas ja multege da mono. Sed dankeman kursgvidanton oni ankoraŭ ne vidis. Kion do li faras per la mono? La ĉambro estas preskaŭ senpaga. (Li nur mensogas al ni pri la prezo.) La librojn liveras la asocio. (Sed li postulas grandan sumon por ili.) Li havas luksan vivon per nia malfacile perlaborita mono. (Sed li ĉiam plendas pri monmanko k tiom pli turmentas nin.) Certe estas plej facila ago, preni la tekon (librujon) k iri kursejon por tie ŝajnigi sin saĝa. Sed — aŭskultu lin mem!
Ĉapitro unua: Kurso en mia hejmurbo.
Horo: 19-a,15! Mi metas en tekon la instrulibron, kajerojn k eventualajn montrotaĵojn. Sufiĉe bonhumore mi ekiras dum bela vetero al la kursejo. Distanco: 10 minutoj. Alveninte tien, mi ordigas la meblaron laŭ bezono, preparas instruilojn k min mem k atendas „ilin». Ili, t. e. la kursanoj, venas sufiĉe akurate, eĉ venas ĉiuj. Ĉies vizaĝoj vidigas fervoran lernemon, preton, kontenton. La skribtaskoj de l’antaŭa leciono estas faritaj sufiĉe korekte. Tial mi havas ioman rajton taksi „ilin» hodiaŭ tre kapablaj. Salutoj k demandoj esperantlingvaj estas bone komprenataj. Kontentige „fluas» ripetaĵoj k novaĵoj. Eĉ bonan komprenon pri la mondlingva problemo mi konstatas. Senĝene pasas la kurstempo (du horoj). Hejmenirante mi multe babilas kun la parolemuloj laŭ iliaj povoj. Ĉiuj adiaŭas, entuziasme atendante la sekvontan kursvesperon.
Ĝojige, ĉu ne? Sed sciu, ke tio estis modela leciono, donanta ĝuon al in-
— página 13 —
2 LA LERNANTO
struatoj k instruanto. Sen troigo! Tiaj lecionoj okazas ofte, sed pli ofte mi travivas tiajn el la sekvanta speco.
*
Skribtaskojn mi korektis! Kio plue? — Fuŝo, malkorektaĵoj, stultaj eraroj, nenia kompreno pri gramatiko k sintakso! Unuopaj vortoj aŭ tutaj frazoj mankas pro nescio. Multaj taskoj estas skribaĉitaj preskaŭ nelegeble! Ĉio ĉi kvazaŭ farĉis min per kolero, ĵetinda plej akrasone sur la lernantojn. Ho, se mi havus ilin ĉi tie! Mi ja dirus al ili „la veron»! (Fakte mi tute nenion farus.) En fornon mi ŝtopu la kajeraĉojn! (Tiam mi ja devus pagi ilin!) Nu, mi simple faru du dikegajn ruĝajn „diagonalojn» sur ĉiun paĝon. Mi ja ne gajnis miajn nervojn, tempon k ruĝan inkon en la loterio. Mia pulso certe jam atingis 130 batojn por minuto. (Sed la kursanoj ja devus resti malsaĝaj, se ili ne povus lerni per propraj eraroj.) Mi malbenu! Sed samminute mi kompatas la malbonŝancajn miaspeculojn pro konstateble malmultaj klerig-okazoj ĝuitaj de ili. Tiel ekscitite, anime „disŝirite», mi hodiaŭ iras al la kursejo … Pluvegas! Vento hurlanta klakigas pluverojn sur vizaĝon kiel pinglojn. Vento, pluvo, aŭtoj ŝprucigas stratkoton sur la pantalonon. Alveninte en kursejon, mi konstatas, ke, kiel supozite, ioma nombro da kursanoj ne venis pro malbona vetero. Ĉu eble ili tute forrestos? Ne gravas! Diablo prenu la tutan instruadon! Mi nun igas ripeti la lastsemajnan lernaĵon. — Ĉio forgesita! — Mi traktas novaĵon. — Nenia kompreno! Akuzativo ŝajne tute ne ekzistas. Mikso de aktivo k pasivo troas. Apenaŭ ili scias la signifon de „la». Stultaj mienoj — malfervoro — eĉ intervokoj, ke esperanto estas pli malfacila ol alia lingvo k krome utilas por nenio. Fine la kurstempo pasis, sed — preskaŭ senrezulte. La lernantoj ne profitis, la instruanto ne kontentas pri la progreso. Do senĝua vespero por ambaŭ partoj.
Ĉiuj rapidas for por eviti, ke mi devigu ilin paroli iom en esperanto. Kaj mi? Hejmen! — Tie mi forĵetas la instruilojn, k ekfalas mem en la liton.
Sed pro kapdoloroj mi hodiaŭ longe devas atendi la dormon k havas sufiĉan tempon por cerbumi, laŭ kiu idea direkto necesas fordoni sian energion senrezulte, fuŝperdi sian liberan tempon sen ia kontentigo …
(Daŭrigota.) SAT-ano 5320.
Interparolo.
A: La plej granda problemo de l’amo estas la eksedziĝo k en ĝi la plej malfacile solvebla punkto estas la infanoj. B: Sed plej bone estus, se la komunumo zorgus pri la infanoj. A: Ekster la limoj de UTOPIA¹ tio verŝajne ne estos ebla. B: Kial ne? A: La rimedoj ne sufiĉus por ĉiuj, se oni farus tion per la mono de la komunumo. La mondo estas tro malriĉa. Ĉiam ankoraŭ la malriĉo estas la granda problemo. Kion vi farus pri ĝi? B: Malpermesi! A: Kiel?? B: Laŭ diversaj manieroj. Se necese, mortpafi ĉiun, kiu perlaboras malpli ol 10 000 markojn jare k ankaŭ tiun, kiu postulas pli. Ne estas ja nova ideo. Malriĉo estas malica infekta malsano k malhavo estas la kaŭzo de ĉia ŝtelado. Kompilis H. Garten.
Libera Amo.
Ridetojn interŝanĝis: — koroj tuj ekflamis, Lumbrilis la ĉiel’, la tero sin ornamis.
Burĝonoj krevis, birdoj kantis sur la branĉoj, Senleĝe geedziĝis l’junaj gefianĉoj.
Murmuris tuj kolere la kunloĝantaro: Edziĝo sen abato … tute sen altaro! ?…
Ĉu ili ja malŝatas religian preĝon? Eĉ ili kuraĝiĝis ĵeti for la leĝon?!»
Por niaj gefianĉoj tio ja ne gravas. For ĉiuj antaŭjuĝoj! — La junuloj pravas.
Tielan unuiĝon ne riproĉu, — laŭdu. Naturo ĝoje festas, ni atente aŭdu:
Sur arboj pepas birdoj, kantas najtingaloj… Aliĝis eĉ Amor’ al Novaj Idealoj!
Portugallingva originalo de Joao Augusto, trad. de I. A. Barros.
LINGVAJ NOTOJ.
Demandoj de K-do 4378:
- Iu trinkis en gastejo du glasojn da biero k mendas trian. Ĉu li trinkos plian aŭ pluan glason da biero?
Respondo: Plia estas la korekta formo (vd. en Plena Vortaro, pĝ. 372, = aldona, ekstra). „Pli» esprimas ja kvanton aŭ gradon, dum
¹ Romano pri ideale socialisma ŝtato de la angla verkisto Tomaso Mur (Th. Moore).
— página 14 —
LA LERNANTO 3
plu esence havas tempan signifon (de daŭro).
- Ĉu ekzistas speciala termino por la germana vorto „Vorturner»? Ĉu pregimnastikulo?
Resp.: Ĉefgimnastikulo ĝenerale sufiĉos por traduki la nomitan terminon el la sportfako. Se oni tamen volas insisti pri la kvalito k funkcio de la koncerna persono, pli preciza estas: modelgimnastikulo aŭ instrugimnastikulo. Ni ne kreu novan prefikson (pre-).
- Oni uzas la vorton „ektimi» ofte en kazo, kiam ne temas pri timo. Ekzemple, mi promenas sur vojo k subite ĉi tiun transsaltas vigla leporo venanta el arbetaĵo. Pro tio mi ne havas timon, kvankam mi — laŭ esp-a esprimmaniero — ektimas (germ.: zusammenfahre). Ĉu estas tradukeblo pli trafa?
Resp.: En okazo, en kiu ne temas propre pri timo, oni povus diri: ekskuiĝi. Ĉiu neatenditaĵo trafanta niajn sentojn (ekvido, ekaŭdo ktp) produktas ĉe ni tamen reagon, kiu tre parencas al timo. Oni ektimas tiom longe, kiom oni ne akiris certon pri la sendanĝereco de l’surpriza trafaĵo (vidaĵo, aŭdaĵo ks). Aliflanke (se temas pri tradukado), oni neniam laŭlitere traduku iun tekston, sed repensu laŭsence en esp-o: tiam laŭ la aparta senco de l’frazo oni trovos taŭgan verbon por esprimi la eksenton produktatan de iu subita impreso. Ekz. se temas pri aferoj de konveno aŭ deco, oni ne dirus: ektimi, sed ŝokiĝi.
En la venonta n-o ni respondos al demandoj de K-do 5320. L. L.
De infanoj por infanoj.
Manifestacio.
Dimanĉe posttagmeze okazis manifestacio kontraŭ malplialtigo de la salajroj. Duboa vidis la popolamason apud la stacidomo. Ĉe la monumento memore de Gesd oni pendigis jenan afiŝeton: „Nenian, eĉ ne unu centiman malplialtigon de la salajroj!» Karpantie vidis multajn ruĝajn flagojn k multe da specialaj policistoj. Demlnaer sekvis post la irantaro, malantaŭe la ĝendarmoj. Homoj kriis: „For la salajran malplialtigon!»
Viro kantis: Ni dancu la Karmanjolon! (revolucia ario). En la strato Dobenton, Dekotinj vidis ĉevalon de policano hufobati k tri ĝendarmoj falis teren.
Verkis lernantoj el Rube (Roubaix, Nordfrancio).
La vagula laboristo.
Merkrede vespere, juna k pure vestita viro demandis al mi: „Kie loĝas la sinjoro vilaĝestro?» Tio estis pola laboristo. Li nomiĝis Bobel Stanislas. Li laboris ĉe la fervojo en Donzer.
Oni maldungis la laboristojn. Li diris: „Mi ne estas la unua, k mi ne estos la lasta, kiu postulas laboron.»
Li tre malsatis k havis nur tri frankojn en la poŝo. Oni demandis lin, ĉu li tagmanĝis, sed li respondis: „Kiam oni ne laboras, ne estas necese manĝi.»
Tiu ĉi viro tranoktis en Gras.
Verkis la lernantoj de l’geknaba lernejo el Gras (Ardeŝ [Ardèche]), Francio.
La mizero.
Hodiaŭ vespere mi postiras malfeliĉan virinon. Ŝi malbonodoris. Ŝi havis ĉifonan subjupon. Ŝiaj ŝtrumpoj malleviĝis sur siajn piedojn. Ŝi havis truitajn pantoflojn k la koto penetris tra la truoj.
En la kestoj por malpuraĵoj ŝi serĉis nutraĵon, ostojn, ĉifonojn. Kaj ŝi ankaŭ prenis, en sakon, ne tute bruligitan karbon por ekbruligi sian fornon.
Ŝi havis blankajn harojn k sulkojn sur sia vizaĝo. Verkis lernantoj el Soŝo (Sochaux), Du (Doubs), Francio.
Tiun ĉi materialon eltiris K-do H. Bourguignon¹ el la grava kolekto de infan-gazetetoj, kiujn presas la geknaboj de la ekzistantaj 300 preslernejoj en Francio, laŭ la nova pedagogia sistemo, bazita sur libera inteligento de la infanoj, kiun ni nomis „Presarto ĉe Lernejo».
Mia patrino.
Ŝi neniam promenas kun ni, ŝi ankaŭ ne faras ekskursojn kun ni. Kial ne? Ĉar la patro jam depost du jaroj estas senlabora. Ni ne havas monon. Patrinjo ne scias, kiel aĉeti manĝaĵojn. Ŝi ĉiam flikas k ŝtopas, ĉar ŝi ne povas aĉeti novajn vestojn. Ofte la patrino koleriĝas, se ŝi vidas truojn en la ŝtrumpoj aŭ pantalonoj. Tiam ŝi estas malbonhumora, k ni rajtas nek kanti nek fajfi. Tiam mi scias, ke la mono forestas. Patrinjo ofte diras: „Aranĝi bonan tagmanĝon havante monon, ne estas arto, sed kuiri bongustan manĝaĵon sen mono, tio estas arto.» Mi ĉiam ĝojas, kiam paĉjo ricevas la subtenon por la senlaboruloj, tiam estas la sola gaja tago en la tuta semajno. Günter, 10 j. (Berlin-Neuk.)
Mia patro.
Mia patro estas bona viro. Mi amas lin. Li ofte kantas k fajfas. Sed nur, se li estas bonhumora. Tiam li ankaŭ razas sin. Se li ĉagreniĝis pri la partio k la politiko, li ne kantas, tiam li ankaŭ ne razas sin. Tiam mi devas resti tute silenta. Kiam li ricevas la semajnan salajron, li ion alportas por patrino k mi. Nun ni estas gajaj. Patro amas la sporton, li ofte vizitas la piedpilk-ludejon. La kamaradoj amas lin. En la kunvenoj li ofte paroladas. Li ĉiam diras, ke la laboristoj devas unuiĝi sin, se ili volas progresi. Antaŭ kelkaj tagoj eĉ la gazetoj raportis pri la parolado de mia patro. Patrino estas tre fiera.
Viĉjo, 10 j. (Berlin-Neuk.)
La ŝtelisto.
Mia kara panjo k mi sidis sur la sofo legante fabelon pri Neĝblankulino. Subite kraketis ĉe la pordo. Mia patrino ektimis k diris mallaŭte: „Kio estas tio?» „Ho, mi respondis, estas certe la patro; li ja volis iri en la kelon por alporti lignon k karbojn.» Sed, terure! mi ekvidis ĉe la pordo fremdan viron. „Helpu, helpu nin!» kriis la patrino k mi. „Jen ŝtelisto!» Ni volis foriri, sed ni falis teren.—
Vekiĝinte mi pensis: nur bone, ke mi nur sonĝis! Edito, 10 j. (Berlin-Neuk.)
¹ Adreson vd. en la antaŭa „L. L.»
N.º 387, 5 de mayo de 1932
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
[BILDO p.1 | 29,2,68,13] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» antaŭ terglobo kun meridianoj kaj kontinentoj.
8-a JARO, N-o 387 — LEIPZIG, 5. / 5. 1932
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
APERAS dusemajne | REDAKTEJO: 14, av. de Corbéra, Paris 12e. – GVIDANTO: E. Lanti. – SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. – ADMINISTREJO: R. Lerhner, Kolmstr. 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS dusemajne
IMPRESOJ EL JAPANIO.
„Patriarka» reĝimo, kiu estas laŭ la deziro de l’kapitalismo.
K-do E. Fimen (Fimmen), sekretario de l’ Transportlaborista Internacio, faris antaŭ kelka tempo longdaŭran vojaĝon en Ekstreman Orienton kun la celo interligi la tieajn diversajn transportlaboristajn sindikatojn. Dum kvin semajnoj li restis en Japanio. La ĉi suba artikolo pri tiu lando en la nuna tempo certe interesos niajn legantojn.
Japanio estas multrilate sufiĉe diferenca de tio, kion la eŭropaj laboristoj imagas. En tio, kio koncernas la materian civilizon, ekzistas kredeble malmultaj eŭropaj landoj, kiuj ĝin superas. La japanoj estas puraj, decaj k bonaspektaj, malgraŭ multnombraj policistoj, kiuj per sia elmontrado de bastonoj k revolveroj kredigus, ke la homoj estas pretaj ŝteladi, interbatiĝi k mortigi vin ĉe ĉiu stratangulo.
Sed oni havas la impreson, ke afektante esti moderna ŝtato, Japanio estas fakte malnovreĝima ŝtato, formita k direktata laŭ la maniero de la Rusio antaŭ kvindek jaroj — per la bruta forto, kun ĉiopova polico.
[BILDO p.1 | 28,48,67,69] Foto de strato kun granda ligna pordego (torio) kaj du ŝtonaj lanternoj; tradiciaj domoj ambaŭflanke kaj kelkaj homoj kun ombreloj.
Enirejo al la templo de Budao en Kioto.
Socia bonfarado.
Kio koncernas la laborkondiĉojn, ili ĝenerale ne estas tiel malbonaj kiel oni kredas, ke ili estas en la landoj de l’Ekstrema Oriento. Ili tamen estas tre malsuperaj al tiuj de l’plej „antaŭenemaj» k plej „modernaj» landoj en Eŭropo.
Ekster la publikaj, komunumaj k ŝtataj servoj, la labortago tie estas, ordinare, multe pli longa k la salajroj multe pli malaltaj. Praktike ne ekzistas sociaj leĝoj, kvankam kelkaj provoj pri sociaj institucioj estis farataj, k ne sensukcese, sed la bazo de tiuj ĉi kreaĵoj estas patriarka; ĝi estas speco de registara bonfarado. La laboristoj en tio havas nenian rajton; ili baziĝas sur sistemo de patreca bonvolemo fare de la ŝtato aŭ de l’mastroj rilate al la laboristoj, tiel ke la registaro aŭ la mastroj estas la ĉiopova „patro», k la laboristoj la obeemaj k dankemaj infanoj.
Neniaj laboristaj domoj, malgraŭ malkara nutrado k lupago, neniaj publikaj banejoj, neniaj senpagaj lernejoj, aŭ ĉiuj similaj aferoj, kiuj povus kompensi tro malaltajn salajrojn, kiuj ne ebligas aĉeti la necesaĵojn por la laboristo k lia familio. Neniaj laborperejoj, kiuj povus forigi aŭ malpligrandigi la senlaborecon, aŭ anstataŭi leĝaron garantiantan al la senlaboruloj la pagon de kompenso. Neniaj hospitaloj, nenia kurachelpo senpagaj, kiuj povus kaŝi la fakton, ke ekzistas nenia asekuro kontraŭ la malsanoj en Japanio.
La mastra ruzego.
La reganta klaso de Japanio estas, miaopinie, la plej ruza el ĉiuj. Profitante per la relativa malforto de la japana laborista klaso, ĝi sukcesis malebligi ĉiun grandan amas-agadon de la laboristoj sur la ekonomia kampo, konservante laborkondiĉojn, kiuj malhelpas la laboriston, klare vidi sian intereson, k kiuj estas kiom eble plej diferencaj unuj de la aliaj. Ekzistas kazoj, en kiuj tio, kion sume ricevas laboristo, estas eble proksimume akceptebla. Tamen tiu sumo estas jene konsistigita: el salajro propradira, kiu estas tre malalta; al ĝi aldoniĝas tuta aro da premioj k krompagoj. Ĉi tiuj estas atribuataj por la fervoro, la bona konduto, k ĉiuj similaj aferoj, pruvantaj, ke la koncerna laboristo estas bona k utila civitano k respektas la leĝojn.
Per tiu ĉi procedo la japanaj mastroj elakiras de siaj laboristoj tiom da laboro k energielspezado, — sekve da profito — kiom estas eble, k tiom longtempe, kiom ili bezonas ilin; poste, ili translasas ilin al la oficiala aŭ neoficiala bonfarado.
La elturniĝo pri la „tradicio».
Kiam mi iun tagon parolis pri tiuj ĉi aferoj kun alta oficisto de la registaro, k kiam mi esprimis al li sen ĉirkaŭfrazoj mian opinion, ĉi tiu ne neis la faktojn, sed li mildigis dirante senkulpige, ke estus tre malfacile en Japanio modifi la antikvajn tradiciojn. Tio ne estas senkulpigo; male! Mi ne scias, ĉu estas pli malfacile ŝanĝi la tradiciojn en Japanio ol alie, sed kion mi scias, estas, ke en relative malgranda nombro da jaroj la kapitalismo k ĝiaj reprezentantoj, morale k finance subtenitaj de ĉiuj sinsekvaj japanaj registaroj, ŝanĝis laŭ la plej radikala maniero ĉiujn japanajn tradiciojn, koncernantaj la produktomanierojn. Kiam ekzistas la volo, estas do tre facile ŝanĝi la tradiciojn.
Sed kompreneble ne ekzistas la volo ŝanĝi tradiciojn, kiuj profitigas al la kapitalistoj. Kaj same kiel similaj tra-
— página 2 —
164 — SENNACIULO
dicioj estas ŝanĝitaj en aliaj landoj nur pro la fakto de la kreskanta potenco de l’laborista movado ĝenerale k de l’ sindikata movado aparte, same en Japanio la malfacilo ŝanĝi la tradiciojn malaperos tuj kiam la japanaj laboristoj estos kapablaj per la forto de sia sindikata organizo preminflui sur la mastraron k la ŝtaton.
La necesa unueco.
Mi ne scias, ĉu tiu tempo estas proksima aŭ malproksima. La respondo dependas de la estonta disvolviĝo de la japana sindikat-movado, en la proksima baldaŭo. Min frapis la fakto, ke pluraj dekmiloj da japanaj laboristoj jam estas sindikate organizitaj. Min frapis same ilia bela klaskonscio k ilia spirito de internacia frateco. Sed ilia potenco estas multe pli malgranda ol ĝi povus esti, pro tio ke ili estas dividitaj, en ĉiu profesio, en duon-dekduon aŭ pli da apartaj sindikatoj, apartenantaj al diversaj centroj, kiuj malatentas unu la alian aŭ eĉ, ofte, interbatalas.
Tia situacio estas priplorinda. Ĝi forprenas ĉiun forton de la sindikata movado k ebligas tiel al la mastraro konservi sub siaj ungegoj la japanan laboristan klason.
La „laborista klubo», kiu eknaskiĝis lastjare, k kiu starigis al si kiel taskon unuigi la diversajn laboristajn organizojn, estas la indiko, ke la neceso pri pli intima kunlaborado komencas sin sentigi. Estas unua paŝo sur la vojo al kompleta unueco; la estonto de l’japana laborista klaso dependas de la realigo de ĝia unueco.
Edo Fimen.
RASMIKSIĜO EN USONO.
Usono, oriente de l’Rokmontaro, tio estas la Atlantika deklivo k la Misisipibaseno, povas laŭ diversaj vidpunktoj esti dividata en du regionojn; estas la sudaj ŝtatoj, de l’Meksikia golfo ĝis la 38-a grado de latitudo proksimume, k la nordaj ŝtatoj, ĝis Kanado. La unua teritorio estas precipe terkultura, ĝi estas surloĝata de dek milionoj da negroj k tridek milionoj da blankuloj, usonanoj instalitaj depost longa tempo sur tiu ĉi grundo; tie la inciteco inter la rasoj estas kulminanta, aŭ pli vere, tie la volo de l’blankulo montras sin speciale malamika al ĉiu interfratiĝo kun la alirasano. Tie ankaŭ la protestanta religio estas malplej difektita de l’nova spirito.
La norda regiono estas pli industria; de Nov-Jorko al Ĉikago, la vivo estas ekstreme aktiva; tie instaliĝis prefere la eŭropaj enmigrantoj de l’lastaj kvindek jaroj. Ĝis la milito de 1914 la negroj troviĝis tie nur malgrandnombre, sed la haltigo de l’enmigrado k la bezono de l’industrio je manlaboristoj havis kiel konsekvencon alfluegon de negroj, kiuj miksiĝis kun ankoraŭ neperfekte usonigitaj enmigrintoj, ĝermanoj, anglosaksoj, latinidoj, slavoj, hungaroj, judoj, homoj ĉiuregionaj k senreligiaj, kiuj ne havas specialan malamon kontraŭ la negro.
La ĝenerala politiko de Usono estas tre influata de la konservema pezo de l’sudaj ŝtatoj, sed la lokaj moroj k la leĝoj de ĉiu ŝtato diferencas en tio, kio koncernas la alirasanojn. Fakte la nordaj statoj, kiuj kondukis la batalon (1861 – 1865), el kiu rezultis la nuligo de l’sklaveco, suferigas al la negroj nenian leĝan malsuperon.
En Nov-Jorko oni nombras 1 negron por 34 loĝantoj; en Ĉikago 1 por 20; en Filadelfio 1 por 13, k en ĉiuj tiuj urboj, nur cititaj kiel ekzemploj, la edziĝoj inter blankuloj k negroj kalkuliĝas laŭ miloj k dekmiloj. Cetere, dum la blanka virino estis protektata ĉiutempe kontraŭ la neblankrasoj — ĉu ŝi volas tion aŭ ne —, la blanka viro neniam ĝeniĝis rilate la neblankrasan virinon; ankaŭ ĉiuj haŭtnuancoj estas videblaj k oni taksas, entute, je triono tiujn negrojn, kiuj havas ioman kvanton da blanka sango en la vejnoj.
Hodiaŭ do libere en la nordaj ŝtatoj de Usono la negroj transpasas la kolorlinion, kiel esprimas sin la usonano. Enketo de la Karnegi-Instituto montris, ke la blank-negraj mestizoj estas same tiel fruktodonaj en siaj kruciĝoj kiel la homoj de unusola pura koloro. Regis opinio, laŭ kiu blankiĝinta negro, edzo de pura blankulino (aŭ negrino blankiĝinta, edzino de blankulo) povus havi idon de absolute negra tipo. Neniu aŭtentika kazo pri tiu ĉi reiro al la negra praulo povis esti trovata, se ĉeestas nur okono da negra sango ĉe la neblankrasa patr(in)o. La fakto prezentiĝas en la unua generacio (unu el la gepatroj mestizo), k malpli ofte en la dua (unu el la gepatroj duonmestizo). En la sudaj ŝtatoj neniu infano el ĉi tiuj kategorioj rajtas viziti lernejon por blankuloj. Toleron oni konas ĉi tie nur iafoje por la kvara generacio (1/16 da negra sango). La enketo etendiĝis al la cirkonstancoj ekzistantaj en iuj Antiliaj k Bermudaj insuloj, k konfirmis la suprediriton.
Sed la homoj, kiuj pariĝas malgraŭ la kolor-diferenco, maltrankviliĝas malmulte pri la nuanco, kiun havos la infanoj. Suda antaŭurbo de Ĉikago estas loĝata de ĉiukolora loĝantaro (oni nomas ĝin la Societo Manase); ĝi liveras mestizojn en sufiĉe granda nombro.
„Necesis 600 jaroj, por ke la maŭroj perdu sian ecaron miksiĝante kun la hispana amaso. Hodiaŭ 10% el la usonanoj havas negran sangon en siaj vejnoj, kvankam ili estas konsiderataj kiel blankuloj; oni povas facile imagi, ke usona negro estos (post kelkaj jarcentoj) komplete absorbita k liveros sian parton da diversaj kapabloj al la mikssanguloj, kiuj ni jam estas por formi la usonanon de morgaŭ.»
Statistiko pri linĉoj en Usono depost 1889.
[BILDO p.2 | 66,19,91,47] Karikaturo: pendigita nigrulo pendas de arbobranĉo kun la surskribo «GOD’S COUNTRY»; ĉirkaŭe gazetpaĝoj kun titoloj, inter ili «NEW POLICE BUREAU AIMS AT PREVENTION OF CRIME».
Federa komisiono registris ĉiujn kazojn de linĉo en la lastaj kvardek jaroj: ĝi konstatis 3693. La komisiono venis al la konkludo, ke la kulpo estas duba en almenaŭ la duono de l’kazoj. Inter la 21 negroj linĉitaj en 1930 estis certe du senkulpuloj, k 11 aliaj eble ankaŭ estis senkulpaj. Malpli ol kvarono el la linĉitaj negroj estis akuzitaj pro tio ke ili atakis blankulinon. La agitistoj inter la amaso povus preskaŭ ĉiam esti persekutataj, sed la kulpigoj ĉe tribunalo estis tre maloftaj. Oni povas konstati laŭgradan malkreskadon de kazoj de linĉo depost la komenciĝo de l’jarcento.
Fondo k evoluo de la societo „Popola Asekuro» en Germanio.
La Popola Asekuro, la asekur-entrepreno de l’germ. laboristaro, estas kreaĵo de sindikata k kooperativa kunagado. Jam antaŭ la milito socipolitikistoj, sciencistoj, fakuloj, estraroj k ne plej malmulte voĉoj el la organizita laboristaro aŭdigis sin ĉiam pli insiste por reformi la staton en la privata popol-asekuro. Dank’ al tiu movado precipe estis reduktata la senkompensa nuligo de asekuroj ĉe atingita limdato, kiu ĝis tiam validis. Malgraŭ tio la ekonomiaj organizoj de l’laboristaro celadis plue krei propran asekur-institucion. Principe konsentis al tia fondo la koo-
— página 3 —
SENNACIULO — 165
perativa k sindikata kongresoj en la jaro 1911. Laŭ konsilo de fakuloj oni elektis kiel formon de tiu entrepreno la akcian societon k garantiis al la asekuritoj juran rajton. La fondkunveno de l’Popola Asekuro okazis la 16. decembro 1912 (kun subtitolo: sindikat-kooperativa asekura akcia societo.) Ĝi ekfunkciis depost la 1. julio 1913.
Ĝenerala kunveno, konsilantaro k estraro estas konsistigataj el reprezentantoj de sindikatoj k kooperativoj. La nuna akcia kapitalo estas 2½ milionoj da germ. markoj kun maksimume 5%-a rentumiĝo. La akciojn posedas senŝanĝe la liberaj sindikatoj k germ. konsumkooperativoj; ili ne estas borsnegocataj, sekve estas neatingeblaj por la kapitalista profitemo. Tantiemoj por estraro k konsilantaro ne ekzistas. La plena profito estas uzata en la intereso de l’asekuritoj. La asekur-kondiĉoj estas treege favoraj. Principo de l’ Popola Asekuro estas, ke la administrendaj monsumoj ree estas uzataj en la intereso de tiuj, kiuj ilin pagas en la formo de asekur-premioj. La laŭleĝe kolektendaj premi-rezervoj servas ĉefe por la akcelo de l’socia k komunutila agado de l’laboristaro en la memhelpa fako. Precipe ankaŭ la kooperativa k komunuma konstruado de etaj loĝejoj estas konsiderata. Intimaj komercaj rilatoj ekzistas kun la ceteraj mon-institutoj de l’laborista movado (lab. banko en Berlino, bankfako de l’Pogranda aĉet-societo de germ. konsumkooperativoj, Hamburgo). Hipotekajn petojn de individuoj oni rifuzas plenumi pro principaj konsideroj.
La Popola Asekuro okupas sin pri popol-asekurado k granda viv-asekurado. En la unua fako ĝi havas du tarifojn kun maksimuma asekursumo de 3000 mk. g., en la dua tarifon kun 10 mil mk. da maksimuma asekuro.
Por kolektiv-asekuroj ekzistas aparta mortokasa tarifo. La Asekuro enkondukis senpagan kontraŭakcidentan asekuron, per tio ke ĝi pagas ĉe mortiga akcidento la asekursumon duoble, se la monata premio estis minimume 2 mk. g. k la morto okazis dum 6 monatoj post la akcidento.
La Popola Asekuro estas hodiaŭ la plej granda germania popol-asekura societo, kun nuntempe 2,2 milionoj da polisoj je sume proks. 850 milionoj da mk. germ. La nuna tuthavaĵo de l’societo estas 170 milionoj da mk. El ĝi estas propraĵo de l’asekuritoj pli ol 110 milionoj da mk. da premiaj rezervoj, akcioj je 32 milionoj da mk., do sume pli ol 142 milionoj. Depost novembro 1923 (fino de l’inflacio) estis pagataj da asekur-sumoj 15 milionoj da mk. En 1929 k 1930 al la asekuritoj oni kreditigis 30% en la popola k 35% en la priviva asekuro kiel profitpartojn.
Laŭ nombro da asekuritoj tiu ĉi Asekuro estas inter ĉiuj germ. vivasekuraj entreprenoj la unua; laŭ la tuta asekursumo ĝi okupas la trian lokon, kvankam ĝi ĉefe okupas sin pri malgrandaj asekuroj kun etaj sumoj. El la nuntempe en Germanio ekzistantaj ĉ. 13 milionoj da polisoj ĝi havas sesonon. Evidentiĝas el tio, ke la asekur-entrepreno de l’germana laboristaro iam akiros grandegan signifon.
La manuskripto estis disponigata al „S-ulo» de la societo „Popola Asekuro» mem.
MORTIS G. HABRMAN.
[BILDO p.3 | 33,58,62,81] Portreta foto de maljuna viro kun blanka hararo kaj lipharoj, en malhela jako.
Dum la lastaj du semajnoj en marto funebris la tuta ĉeĥoslovakia socialdemokratio pro la morto de sia gvidanto. Ĝi funebras sincere, ĉefe la K-doj en la okcidenta parto, la Plzena regiono, kie li dum 30 jaroj aktive laboris. La 6-an de marto li parolis ankoraŭ al la vitrolaboristoj, inter kiuj regas granda senlaboreco, k la 22-an de l’ sama monato li mortis.
Lia vivo spegulas la malfacilan epokon trapasitan de l’antaŭa generacio. Li naskiĝis en 1864 kiel filo de vilaĝa bakisto. Kiel 16-jarulo li migris Vienon por serĉi laboron, lerninte ĉe sia onklo metion de ligno-skulptisto k -tornisto. Tie li fariĝis socialisto, laboris en sekret-presejo k oratoris. Estante 20-jara, li estis kondamnata al 4-jara malliberigo. Por mallongigi sian punon li eniris faman malliberejon en Ŝtajn (Stein) kiel izolarestito. Tie li lernis tri lingvojn. Post ne tute 3-jara aresto li liberiĝis, sed estis malsana. Li vojaĝis nun Parizon, ĉar en Vieno li ne plu rajtis loĝi. En Strasburgo li haltis por perlabori siajn vojaĝ-elspezojn. En Parizo li ankaŭ laboris por la socialistaj idealoj k estis post kelka tempo transportata en interferdeko Usonon. Tie li vivis 8 jarojn; li laboris komence en malgranda Nov-Jorka laborejo k poste en Ĉikago, eldonis porĉeĥan socialistan ĵurnalon „Rajto de l’Popolo».
En 1897 li entuziasmiĝis por ribelo sur Kubo k trairis piede grandajn stepojn por helpi laŭ sia forto. Sed survoje kaptis lin perfida malario. Post ioma resaniĝo li reveturis Eŭropon k laboris kiel redaktoro en Brno (en la centro de l’nuna Ĉeĥoslovakio). Post tri jaroj li veturis al Vieno, „malpermesita» al li, la kerno de l’laborista vivo. Li laboris sub alies nomo kun Krapka k Ŝtejner ĉe la redakcio de „Lab. Folioj». Post jaro li ree estis forpelita, ne volante subskribi amnesti-petskribon al la imperiestro. Tiam li laboris ĉe la redakcio de „La Nova Epoko» en Plzen, kiel redaktoro-organizanto k gvidanto de l’okcident-bohemia socialdemokratio.
Depost 1901 li fervore laboris kun la nuna urbestro de Plzen (Pik) k Remeŝ ĝis la lasta spiro. En 1907 li fariĝis deputito k sindoneme dediĉis sin al la lab. afero kontraŭ la monarkio. En 1915, dum la mondmilito, li ĉiam estis en kontakto kun la socialdemokrata laboristaro k veturis kiel unua al Svisio post la nuna respublika prezidanto Masarik, por helpi faligi la monarkion. Pli poste li vojaĝis Stokholmon por ĉeesti internacian konferencon de laboristoj k estis ree en Svisio dum la lastaj tagoj de la milito kiel nacia delegito. Tie lin trafis la sciigo pri ŝtatrenverso, k Habrman revenis en la ĉeĥoslovakan ŝtaton, kiun li helpis fondi dum senespera tempo.
La unuan registaron partoprenis Habrman kiel porlerneja ministro. Post certigo de l’direkto en la lernejoj li fariĝis ministro por sociaj prizorgoj k iniciatis la socian asekuron (por maljunuloj k invalidoj). Li restis en la registaro, ĝis la partio pro doganaj aferoj opoziciiĝis. En 1924 li fariĝis senatano k gvidis tie la socialdemokratan delegitaron.
La 6-an de marto 1932 li vizitis lastfoje la plej firman fortikaĵon de l’ socialdemokratio en Ĉeĥoslovakio dum la skismo de l’movado, la lab. domon „Infero» en Plzen.
Kiel instruministro Habrman favoris esperanton k donis bonajn eblojn por ĝia instruado. Bedaŭrinde ne ekzistis sufiĉe da instruistoj, kiuj eluzus la cirkonstancojn por nia movado. Kelkaj faktoj montras, ke nun la instruado de esperanto en lernejoj renkontas malhelpojn.
J. P. (14 382).
[REKLAMO p.3] Ĉu vi jam havigis al vi: UNUA LEGOLIBRO la plej lasta eldonaĵo de SAT? 104 paĝoj. Formato: 12×17 cm. Prezo: 1 mk. germ. Riĉe ilustr. Kun mult. lingv. rimarkoj. Speciale taŭga por daŭrigaj kursoj. Administrejo de SAT, Kolmstr. 1, Leipzig O. 27.
— página 4 —
166 — SENNACIULO
Teruraĵoj el Brazilio.
Kiun valoron havas senlaborulo en la okuloj de l’ekspluatantoj, tion tre bone ilustras ĉi-suba letero de estona elmigrinto, publikigita en la revuo de estonaj elmigrintoj eksterlande.
„Ni estas pasigintaj ĉi tie sur altplataĵo de la Kordiljeroj jam du jarojn kiel senlaboruloj k multon suferintaj, sed nuntempe estas al ni de la registaro kiel al eksterlandanoj ĉiaspeca laboro malpermesita. Ĉiupaŝe ni suferas persekutojn. En la pasinta jaro oni kaptis senlaborulojn sur la stratoj, enkarcerigis por kelkaj tagoj k poste veturigis en feraj vagonoj milojn da kilometroj en la plej profundajn praarbarojn k plej senhomajn ŝtatangulojn, kie ili estis devigataj labori sen ajna salajro, nur por malbona nutraĵo, kiun oni donis dufoje dum ĉiu tagnokto, ĉirkaŭite ĉe tio per densa ĉeno el negragentaj soldatoj, por ke neniu sukcesu forkuri. Nokte la malliberigitaj laboristoj, plejparte eksterlandanoj, devis ripozi inter 4–5 metrojn longaj, dikaj k pezaj lignotabuloj, kiuj estis aranĝitaj jene: en du tabulojn kunmetitajn rand’ al rando, estis segitaj truoj, unu granda k unu malgranda alterne je unumetra distanco; la pli granda por kolo k la malpli granda por kruro. Do la homoj estis metitaj inter la tabulojn, ies kolo k alies kruro alterne, k la tabulfinoj estis kunfiksataj per feraj hokoj ŝloseblaj, tiel ke la dormanto nenien povis iri. Kvar ĉarpentistoj pretigis ĉiutage pliajn tabulojn, por ke ili sufiĉu por ĉiuj laboristoj k la gardistoj povu dormi nokte senzorge.
Malgraŭ ĉio-ĉi kelkaj sukcesis forkuri k entrepreni longan k danĝeran piedmigradon reen al Sao Paŭlo, suferante malsaton k soifon k batalante kontraŭ sovaĝaj bestoj. Tamen post unu monato k duono la viroj atingis Sao Paŭlon.
Kion vi opinias pri tiu ĉi rakonto? Vi verŝajne preferas kredi, ke mi fabelas, tamen ĝi estas vera historio, okazinta en la monatoj februaro, marto k aprilo 1931, en la ŝtato Mato Groso. Tiajn perfortagojn kontraŭ eksterlandanoj oni entreprenas ĉi tie ofte.
En la tagoj de l’pasinta revolucio oni same kaptis eksterlandanojn, enmanigis al ili pafilojn k devigis batali inter la soldatoj. Ĉi tiu sorto trafis ankaŭ multajn estonojn, kiujn oni poste tre malbone traktis, enkarcerigis k sovaĝe batadis, kion fine sekvis ostrompadoj. Mi vizitis iun estonon, kiun mi persone konis, en malsanulejo. Liaj ripoj estis rompitaj k la verto enbatita. En Brazilio ĉi tiu estas la ordinara batadsistemo. Antaŭ ostrompo oni tenas la viktimojn en tiom malgrandaj ĉeloj, ke viro tie apenaŭ povas stari; de la plafonmezo gutadas konstante malvarma akvo sur la kapon k en la muroj estas forta kurento. Nur iometa elekvilibriĝo igas vin ricevi elektran frapon. La turmento estas tiom granda, ke viroj kriegas tie ene kiel bestoj furiozaj. En tia stato oni tenas ilin ĝis perdo de l’konscio. Post tio, post kelktaga refortiĝo oni igas la viktimon malsupreniri laŭ mallarĝa ŝtuparo, en kiu estas forta kurento. Ĉe tio oni batas per peza kaŭĉukbastono postdorse la malsuprenpaŝanton surkapen, kio frakasas la kranion. Se la ripoj estas rompitaj, la kranio mola, fingraj ungoj deŝiritaj k kelkaj brulvundoj sur la mandorsoj, tiam sekvas hospitalo, k poste vi estos libera, se vi ankoraŭ vivas.
Tian kriegadon de turmentatoj oni povas aŭdi ĉiunokte; ĝi komenciĝas je la 23-a k daŭras ĝis la 6-a matene k estas bone aŭdebla sur la strato. Tiu turmentejo nomiĝas „kabineto» k situas preskaŭ en la urbomezo (Rua dos Cosmoes n-o 1). Ĉe tiaj perfortokazoj ni turnis nin al nia honorkonsulo por helpo, sed senrezulte; la konsulo vidigis nenian bonvolemon.
Ĉi tie ankoraŭ unu historieto. En la jaro 1926 kolektiĝis en Sao Paŭlo tri mil eksterlandanaj familioj k prezentis al la registaro jenan peton: „Ĉar oni devigas nin labori en kafplantejoj senpage k la monon oni elpremas de ni profite al la plantejposedantoj, ni postulas, ke vi nin resendu hejmlanden, de kie vi nin alvenigis.» Oni konsentis, ordonis kolektiĝi en la domon de l’elmigrantoj k prepariĝi por vojaĝo. Kiam ĉiuj estis kolektiĝintaj, oni ŝlosis la pordegojn k sekvis batado per kaŭĉukbastonoj k pafilkolboj. Komenciĝis senespera lamentado k helpkriado de l’ virinoj k infanoj.
Tiu dramo daŭris proksimume unu horon, de la 6-a ĝis 7-a matene. Poste oni lokis ilin en vagonaron k veturigis al Santos, tie enŝipigis k komenciĝis veturo, kien, tion sciis tiam neniu. Oni veturigis ilin al la Insulo de l’Porkoj, en kelktaga distanco de Santos. Kiel oni ilin tie turmentis aŭ kion oni faris al ili tie, tion ĝis hodiaŭ ni ne scias. Nur tion ni scias, ke nun tie troviĝas la tomboj de tiuj tri mil familioj. Tio estas vera okazintaĵo k nuntempe oni interpelacias, el kiu popolo estis tiuj, kiujn la brazilia registaro malsatturmentigis sur la Insulo de l’Porkoj (ĉi tiun epizodon mi prenis el loka gazeto).»
Sao Paŭlo, 27. I. 32.
Tradukis iom mallongigite laŭ „Paevaleht» Geo (8194), Estonio.
POR NIA MEDITO.
Kiu volas fari vinon, tiu ne faru vinagron. — Gete (Goethe)
*
Estas plej ridinda pretendo voli plaĉi al ĉiuj. — Gete.
*
La sentoj kunigas la homojn, la opinioj disigas ilin. — Gete.
*
La du plej gravaj mankoj ĉe la homo estas la malzorgemo k la trorapidemo. — Gete.
*
Rilate al progresa aktiveco, la demando ne estas scii, ĉu ĉi tio aŭ tio estas laŭdinda aŭ mallaŭdinda, rimarkinda aŭ ne, sed kia estas la ĝenerala direkto, k kio rezultos el ĝi por la individuo mem, por liaj samtempuloj, k kion pri ĝi oni povas esperi por la estonto. — Gete.
Peko kontraŭ la paragrafo 218 de la germana punleĝaro.
Post naŭmonata zorgo pri nevolita pligrandiĝo de mia ĝis nun trikapa familio, ekestis en la somero de 1912 la t.n. „ĝojiga okazo». Nepriskribebla ekteruro skuis min: naskiĝis ne nur unu infano, sed estis dunaskitoj. Neniu, kiu ne travivis similon, povas imagi mian tiaman animstaton. Kiel malaltranga ŝtatoficisto, kun jarsalajro de nur po 1120 mk.g. (t.e. semajne po 21,30 mk.g.), mi devis por longaj jaroj grave redukti mian jam tre modestan vivtenadon.
Sekvintan printempon mi transloĝiĝis al la urbego T.; mia salajro plialtiĝis ĝis po 1550 mk. jare (aŭ po 29,74 mk. semajne). Mi pagis tiam kiel luprezon por la loĝejo 450 mk. jare, 60 mk. da ŝtataj impostoj k kotizon de 60 mk. en loĝeja kooperativo por iam ricevi pli malmultekostan loĝejon. La restsumo de po 980 mk. jare aŭ po 19 mk. semajne devis sufiĉi por havigi ĉiujn vivbezonaĵojn al la kvinkapa familio.
Kaj en tiu ĉi situacio anonciĝis denove infano nedezirita. Preskaŭ freneza, mi interkonsiliĝis kun la edzino: necesis nepre malebligi la aperon de kvara infano. Tial mi skribis laŭ burĝgazeta anonco k ricevis pulvoron, medikamentojn ktp por sumo de 25 mk. Senutile. Kontraŭ plia pago de 8 mk. mi trovis veran helpon. Ĉio bone pasis k mi preskaŭ forgesis la aferon, kiam post unu jaro subite ekaperis polica komisaro ĉe ni. Per la manipuloj de l’menciita anoncinto iu virino estis mortinta k ĉe la arestito oni trovis la klientan adresaron, sur ĝi ankaŭ nian nomon.
La komisaro nin eldemandanta certigis, ke ni restos senpunaj per niaj eldiroj pri la rilatoj kun la enkarcerigito k ni fideme rakontis al la ŝtata reprezentanto la aferon, ne supozante, ke ni mem akuzus nin per tio. Sed en julio 1914 informis nin juĝeja letero, ke la prokuroro akuzas mian edzinon pro krimo kontraŭ la paragrafo 218. Tiam, la 6-an de aŭgusto, mi estis
— página 5 —
mobilizata; la adiaŭo estis tiom pli kortuŝa, ke ja estis nesolvita la juĝeja afero. Nur en novembro 1914, laŭ urĝa postulo, la juĝistaro juĝis k kondamnis mian edzinon je trimonata malliberigo. Por nuligi ĉi tiun verdikton la laikaj ĵurintoj petskribis al la justoministro. Ĉi tiu nur konsentis punprokraston ĝis la militfino. Sep aliaj virinoj samtage pro sama motivo estis kondamnitaj je pli pezaj punoj. Mia edzino estis pli indulge traktata, ĉar la edzo estis militpartoprenanto k oni konstatis nur krimprovon, kiun ne sekvis la tuja dezirita sukceso.
Feliĉe ni tiutempe ne ĉion diris al la komisaro. Ĉar inter la registrita lasta medikamentlivero k la aborto pasis relative longa tempo; do la malnasko estis konsiderata kiel natura afero, pri kiu neniu kulpis.
Mi estis nun en dilemo, dezirante unuflanke tujan militfinon, aliflanke timante tiun tagon, en kiu mia edzino estus forprenata el la familio por kelkaj monatoj. Kun fidinda oficiro mi priparolis la aferon, ne kaŝante mian fortan indignon pri la hodiaŭa justosistemo. Mem juristo, li rekomendis petskribi al la tiama reĝo. Tio necesigis ankaŭ informi la kompaniestron, same juristo, vera burokrato, kiu donis la kondut-ateston, sed konsilis nepre mencii, ke mi pri la tuta afero nenion sciis k mia edzino tute sola ĉion aranĝis.
Tion mi konsideris kiel gravan ofendon al mia edzino k deklaris ne povi skribi tian malveraĵon. La oficiro avertis min pri verŝajna fiasko de l’skribo sen tia rimarko. Mi verkis la skribaĵon sen tiu frazo malŝatante mensogon k hipokriton.
Tio ne estis facila laboro por mi. Pensante depost jaroj kiel klaskonscia proleto, mi devis alparoli la reĝon per plej humilaj vortoj, malaltigante min mem ĝis kvazaŭ-nulo. Respondsento al la tri vivantaj k la naskota infanoj, konscio pri iliaj nesufiĉaj edukado, nutrado, loĝado ktp instigis min al tiu paŝo. Mi menciis ankaŭ la kadukan staton de mia edzino sekve de la antaŭjara nasko de dunaskitoj, la minacon de vivdanĝero, en kiu ŝi troviĝus, se ŝi naskus denove. Mi finis esprimante la esperon pri plenumo de mia peto pri nuligo de la puno okaze de la baldaŭa kristnaskofesto.
Ankoraŭ hodiaŭ mi emas kredi, ke se la reĝo mem estus manteninta mian leteron, mia peto ne estus rifuzita. Sed la burokrata aparato staris inter li k mi. Kelkajn tagojn antaŭ la „festo de l’amo“ mi ricevis koncizan skribaĵon, ke la justoministerio jam findecidis post la petskribo de l’laikaj juĝintoj en oktobro k tial ne povus plenumi mian peton. Jen bona ilustro pri la tiam ofte aŭdita „danko de l’patrujo al la militistoj“. Mian koleregon mi esprimis per akregaj vortoj kondamnante la „juston“ en ĉeesto de l’nomita oficiro, kiu kvankam mem juristo, aŭskultis min sen kontraŭdiro. Li estis unu el la malmultaj oficiroj, kiuj ĉiam noble rilatis al siaj subuloj. Li konsilis esti singarda antaŭ la kompaniestro, al kiu mi devus raporti. Ĉi lasta per sekaj vortoj klarigis mian propran kulpon, ĉar mi ne skribis la rekomenditan frazon. La reĝo ne povus mem legi ĉiujn skribaĵojn; leĝaj paragrafoj devus esti observataj.
Kvar jarojn restis nesolvita la afero. Tiam, post la revolucio, la popolkomisiitoj dekretis amnestion, per kiu ankaŭ la puno de mia edzino nuliĝis. Menciinde estas, ke neniam k neniel la juĝistaro demandis pri ebla partopreno k kulpo de mia persono en la tuta afero. Se tio estus konstatita, mi certe estus eksigata el mia ŝtatofico. Ŝajne intence oni indulgis min k tio estis por mi la sola lumpunkto en tiu afero.
Hodiaŭ kiel tiam mi postulas por ĉiu virino la rajton decidi mem pri sia korpo. Same la nasklimigo estu propra afero de l’geedzoj. En kapitalisma sistemo, plej evidente dum la nuna krizo, la volita naskmalpliigo estas unu el la plej efikaj rimedoj, por iom plibonigi la mizerstaton de l’laborularo. Se la regantoj deziras popolan plimultiĝon, ili kreu antaŭe pli bonajn vivkondiĉojn k garantiu al ĉiu novnaskito homindan vivon.
Kvindekdujarulo.
[REKLAMO p.5] ĈIUJN de vi bezonatajn esperantaĵojn, el kiu ajn eldonejo (librojn, broŝurojn, lernilojn ktp) vi povas mendi ĉe la ADMINISTRACIO DE SAT, Kolmstrasse 1, Leipzig O. 27. Notu bone tion en la memoron k neniam forgesu, ke aĉetante ekskluzive ĉe SAT vi tre efike helpas al ĝi por „ŝtopi la breĉon“!
Mortaj lingvoj!
Disputis mi kun profesoro: ĉu granda estas la valoro devige studi lingvojn mortajn. Li diris: „La influojn fortajn de lingvoj „Greka“ k „Latina“ — jen nia scio origina — ja ne komprenas vi, simpluloj! Jes, grandaj estas la postuloj de tiu studo en komenco, sed . . . poste venas rekompenco: — ĝuplene migras la SPIRITO al Rom’, Aten’ per nobla mito!“
„Krom tio“, diris la edzino, „per hejminstruo de „Latino“ enspezas mia edzo monon por pagi nian jarabonon al la kutima mondvojaĝo, — ĉar pli efikas ja pejzaĝo, se oni povas KORPE ĝui, . . . en Rom’, Aten’ laŭ plaĉ’ menui!“
*
Ĉu vi nun estas kompreninta pri neatent’ de esperanto ? ! ? !
J. Burger.
Kvinjarplano de la socialdemokrata partio en Aŭstrio.
La ekonomia krizego skuas la mondon. Aŭstrio, malgranda lando, ĉiel dependa de aliaj, pli potencaj ŝtatoj, kompreneble ne estas indulgata. Senhalte kreskas la senlaboreco, bankrotas bankoj, fermiĝas fabrikoj. Eĉ ŝanceliĝetas la valuto. Senkonsile staras kapitalistoj k registaro antaŭ gravegaj, nesolveblaj problemoj.
En tiu momento la socialdemokrata partio publikigis kvinjarplanon por la aŭstria ekonomio. La rekomendantoj de tiu plano ja scias, ke ĝia efektivigo ne signifas savon el la kapitalisma ĥaoso nun reganta. Sed oni povus iel mildigi la krizon, entrepreni publikajn laborojn (konstruado de loĝdomoj, riparo de stratoj) ktp. Miloj da laboristoj ricevus laboron, dekmiloj da homoj ne bezonus malsati. Sed oni jam devas ekagi anstataŭ nur paroli k konferenci. Kaj estas nenia dubo, ke nur laŭplana agado garantius ioman sukceson en la paralizo de l’krizo.
La socialdemokrataj deputitoj prezentis sian kvinjarplanon al la parlamento. Ĉu necesas diri, ke la burĝa plimulto malakceptis ĝin?
F. S.
Kio estas framasonismo?
Kvankam similajn artikolojn oni ofte povas legi en la klerikalaj plej reakciaj gazetoj, ni tamen publikigas ĉi tiun. Ni esperas, ke la framasonaj SAT-anoj ne tro ekscitiĝos k kompreneble se iu el ili deziras rebati al la diroj de K-do F. H., ni ankaŭ estas pretaj publikigi la rebaton. — Red.
Certe ĉiuj Gek-doj konsentos, kiam mi asertas, ke la framasona movado eble estas la plej potenca unuiĝo, kiu iam regis k regas en la mondo. Ĝi estas eble la plej grava ero en la vico de institucioj stultigantaj k subpremantaj la popolon. Estante sekreta, ĝi ankaŭ estas danĝera. Ĝiaj anoj estas firme k sennaciece interligitaj k iliaj agoj ne haltas antaŭ landlimoj. Kion ili alcelas? „Ĝi estas bonfarema institucio. Nia celo estas eduki nin al veremaj, virtemaj homoj k subteni la malriĉulojn!“ ili diras. Sed ni scias, ke ĉi tiu programo nur estas provo por trompi la popolon. Kiel sian ĉefan taskon ili konsideras, pli malpli praktike, nacie aŭ mondskale fari politikon. Oni ne scias, kiajn k
— página 6 —
kiom da fiagoj, kiuj ekskuis la homaron, oni devas meti sur la konton de ĉi tiuj homplibonigistoj, ni nur scias, ke estas ne malmultaj. Nur tre malmulto penetras al la publika vivo, ĉar ĉiu frato, kiel ili sin nomas reciproke, estas ligita per terura ĵuro al senescepta obeado k silento kontraŭ aliuj. Ĉiu ano devas ĵuri, ke li ĉiam k ĉie silentos pri ĉio, kion li aŭdos aŭ vidos dum la kunvenoj, al ĉiu, aliokaze li preferos morti per terura metodo. Ne estas maloftaĵo, ke vortrompanto ekmortas pro „apopleksio“, subite k neatendite, inter siaj amataj fratoj.
La aliĝo ne estas facila. Devas esti ses fidelaj fratoj, kiuj devas garantii pri la honesto de la aliĝonto. La aliĝkotizo estas 150 mk. germ. k la monata kotizo 50 mk. g. Kien fluas ĉi tiu mono? Nur tre malmultaj framasonoj ekzistas, kiuj povus respondi. Ni nur pli malpli certe scias, ke en ĉiuj mistikaj okazintaĵoj, kiuj havis eminentan gravon, framasonoj ludis pli malpli gravan rolon. Mi nur memorigas pri la mortigo al la aŭstria imperiestra princo en Sarajevo k pri la konata Drajfus-afero en Francio. Konsiderante ĉi tiujn faktojn certe neniu ekzistos, kiu ne sufiĉe taksos la potencon k danĝeron rilate al la laborista movado, elirantan el ĉi tiu institucio, k stariĝas la demando. „Kiu do estas nun framasono el tiuj homoj, de kies agoj dependas nia feliĉo aŭ malfeliĉo?“ Por citi nur kelkajn konatajn virojn mi nomas: Brian (Briand), Ŝtrezeman (Stresemann) — Hindenburg k, de kiam en la postmilita tempo ankaŭ socialdemokratoj iĝis indaj framasoniĝi, oni ankaŭ suspektas la prusajn ministrojn Braŭn k Severing.
Karaj Gek-doj, eble tiu aŭ alia inter vi trovos klarigon pri la agoj de tiu aŭ alia gvidanto, rigardante ilin de ĉi tiu vidpunkto. Ni devas esti konvinkitaj pri la fakto, ke ni ne povas tro multe postuli de tiuj, kiuj estas tiel firme ligitaj al homoj, kiujn ni kontraŭbatalas. Mi opinias, ke tia sennacieca institucio devas esti sennaciece lumigata por esti tute ekkonata k mi ĝojus, se tiucele, siaflanke, alia K-do kunlaborus.
Fritz Haufe (8004).
La klasbatalo tra la mondo
La ferio de l’bankoficistoj (Nederlando).
Ĉie oni multege plendas pri labormanko k malaltaj salajroj. Sed kia estas nia libertempo, tiu de simplaj geoficistoj? Dum tri jaroj mi estas librotenistino en tre granda banko en Amsterdamo. En nia ĉefoficejo laboras proks. 500 personoj, en sekcioj havantaj po 15 ĝis 30 geoficistoj. Jam en februaro ĉiu sekciestro ricevas de la direkcio tielnomatan libertemp-liston. Tiam oni ekkalkulas: ie laboras 30 personoj ekzemple. La ferio komenciĝas la 16. aprilo k finiĝas la 5. novembro. Ĉiu havas dusemajnan ferion. Inter la nomitaj datoj kuŝas 29 semajnoj. Sed, intertempe okazas dufoje la trimonata bilanco, kiu daŭras du semajnojn k dum kiu tempo neniu povas ferii: tiam oni devas postlabori (8 horojn semajne tute sen profito!). Do, 4 semajnoj ne kalkuliĝas; restas 25 semajnoj. Ĉar laboras 30 personoj en la sekcio, nepre du devas ferii samtempe. Ĉe nia sekcio (16 p.) nur unu persono rajtas ferii iutempe. Ni estis numeritaj: kiu laboris plej longe ĉe la banko, havis la unuan elekton. Ĉar mi nur tri jarojn oficas, mi ricevis la 11-an n-on k tiel devas iri aŭ komence de majo aŭ fine de septembro. Tio ja ne estas somera ferio!
Ke iu, kiu jam laboras dum 15 jaroj ĉe la banko, havas belan ferion, povas okazi, k tiu stato restos, se la sekcio ne ŝanĝiĝos, same dum 20 jaroj. Neniam oni pensis pri viroj, edzoj kun infanoj lernej-vizitantaj, kiuj lastaj ĉiam libertempas de 16. julio ĝis 16. aŭgusto. Iam viro kun 4 tiaj infanoj havis sian ferion en majo, dum lia seninfana kolego — en aŭgusto. Nun la direkcio post multaj plendoj almenaŭ tiurilate ekŝanĝis la sistemon; sed por gejunuloj restas la afero same malbona: Se oni lotus, almenaŭ ĉiu havus bonan ŝancon . . .
Clas.
Laboristo antaŭ faŝista juĝejo (Litovio).
La militista juĝejo en Ŝaŭljaj traktis la 18. marto aferon de 18-jara komunisto Ĥone Ŝleviĉ, kiu estis akuzita pro aparteno al la kom. partio k disvastigado de kom. literaturo. Arestite k eldemandite li konfesis sian kompartianecon k rekonis kiel sian propraĵon en strato de Vilnjus trovitan sakon kun kom. literaturo, sed neis sian partoprenon en disvastigado de flugfolioj. La advokato argumentis, ke la akuzito kiel nematura junulo ne konsciis pri tio, kion li faris, k petis la juĝistaron ne puni lin per malliberigo, sed sendi lin en edukejon por junaĝaj krimuloj. Aŭdinte tion, Ŝleviĉ eksaltis k indignite ekprotestis: „Silentu, mi sciis, kion mi faris, mi estas konscia komunisto.“ Kiam oni permesis al li diri sian lastan vorton, li kuraĝe deklaris: „Mi estis ano de l’komunista partio k batalis por la bono d l’laboristaro.“ La tribunalo diktis al la bravulo ŝajne severan, sed en Litovio kutiman punon — 8 jarojn da malliberejo.
Esper-Kor.
Malvenko de tekslaboristoj (Francio).
La 21-an de aprilo finiĝis per malvenko la striko de l’tekslaboristoj en Vien (Vienne, Izer [Isère]-departemento, Meza Francio), post 52-taga daŭro. En la lastaj tagoj multaj centoj da gelaboristoj, ne plu obeante la strikkomitatajn ordonojn, rekomencis la laboron. La malvenko estas kiel ankaŭ ĉe aliaj similaj movadoj, ĉefe ŝuldata al la malunueco de la lab. movado, ekzisto k interbatalo de pluraj diverstendencaj sindikat-unuiĝoj k ekspluatado de l’ striko por partipolitikaj celoj.
H. P.
Pri la enhavo de artikoloj aperantaj en „S-ulo“ respondecas la aŭtoroj.
La 2-an de junio aperos la 2-a numero de „La Nova Epoko“. Sekve la n-o 389 de „S-ulo“ aperos nur je la 16. junio. Urĝan, neprokrasteblan materialon por la n-o 388 ni povas akcepti ankoraŭ ĝis la 7. MAJO!
RELIEFAJ OKAZINTAĴOJ.
La germana registaro malpermesis la nacisocialistajn (Hitler-ajn) ataktaĉmentojn k militiste organizitajn grupojn k konfiskigis ilian materialon. Post tio la registaro procedis al malpermeso k traserĉoj kontraŭ tiuj komunistaj formacioj, kiuj celis anstataŭi la Ruĝan Fronton (malpermesitan jam en 1929).
Hindenburg insistas, instigate de la dekstrularo, ankaŭ je malpermeso de l’respublikanaj defend-organizoj „Regna Standardo“ k „Fera Fronto“, — ĝis nun sensukcese. Li trovis fortan kontraŭstaron ĉe la internministro Grener (Groener), ĉar rezulte de tiu ago la socialdemokratoj faligus la nunan ministerion Bruning.
Ĉe la elektoj en Prusio (24. 4.) la nacisocialistoj akiris 162 sidlokojn el 422 sume (kontraŭ 7 en j. 1928); socialdemokratoj 93 (kontraŭ 137 en 1928), komunistoj 57 (kontraŭ 48), la katolika „centro“ 67 (kontraŭ 71); ĉi lasta fariĝas arbitracianto de la situacio. La nuna registaro venkita eksiĝos la 24. 5. Ĉe la aŭstriaj elektoj la socialdemokratoj gardis siajn poziciojn, la Hitler-anoj triobligis siajn voĉojn je kostoj de l’burĝaj partioj.
Japanio rifuzas submetiĝi al la decido de la Ligo de Nacioj pri limdato por la retiro de l’japanaj trupoj el Ŝanĥajo. Ĝi amasigis trupojn ĉe la norda limo de Manĉurio, kiu apudas Sovetian teritorion. Aktiveco k provokoj de l’blankrusoj en tiu limregiono. Parolaj k gazetaraj avertoj de l’soveta registaro pri la minaca situacio.
Komunista armeo sukcesis antaŭenmarŝi en Suda Ĉinio en la direkto al la grava havenurbo Amoj.
Ĉe la „malarmada konferenco“ en Ĝenevo la franca delegitaro montras sin malamika al ĉia redukto de l’armado k sukcesas prokrastigi ĉian pozitivan proponon tiucelan.
La sinmortiginta trustkapitalisto Kreüger ne nur priŝtelis siajn salajrulojn; li estas senmaskigita kiel ordinara falsisto k trompisto. La falsita sumo atingas 100 milionojn da dolaroj, la perdoj ĝenerale estas taksataj je pli ol 700 milionoj da dolaroj k kaŭzis la bankroton de multaj entreprenoj en diversaj landoj.
Ĉe kompletiga elekto en Norda Anglio venkis laborpartiano super konservativulo en distrikto, kie last-oktobre la konservativa kandidato ricevis grandan plimulton da voĉoj. La gazetaro konsideras tiun venkon kiel reagon kontraŭ la nuntempa protektisma politiko en Britio.
— página 7 —
DISKUTEJO:
Pri komunumaj loĝdomoj en Vieno.
Kun granda intereso mi legis en la n-o 385 pri tiu temo. En la artikolo estis ankaŭ aludo pri tiuj, kiuj „plendas k grumblas (ĉar ili estis malpreferataj).“ Ĉar mi mem estas unu, kiu „plendas k grumblas“, mi petas vin ankaŭ foje aŭdi tiujn plendojn k ne nur diri kiel niaj Vienaj funkciuloj k parti-fenomenoj: jen oni nenion povas fari!
La komunumo opinias varbi novajn adeptojn, enloĝigante intence „nepartianojn“. Ekz. estas en unu distrikto, en komunuma domo, preskaŭ 400 „nepartianoj“, pli bone dirite malamikoj de la ruĝa komunumo (oni eksciis tion per la lastaj balotoj). Erare opiniis la komunumo, ke montrante sian faradon al ili, ili certe venus en niajn vicojn.
Tiuj, kiuj ricevis belan loĝejon, ridegas pri tiu utopio. Dume oni konsolas per belaj vortoj tiujn, kiuj kunhelpis konstrui la ruĝan komunumon, k kiuj treege bezonus pli grandan loĝejon por vivi home.
Iu, kiu antaŭ 5 jaroj ankoraŭ loĝis en malproksima Orienta regiono k devis rifuĝi pro siaj malbonfaroj, ricevis veninte Vienon komunum-loĝejon, eĉ ne estante Vienano k ne unu brikon alportinte en nia lab. movado, nur pro tio ke li „pruntis“ kelkajn 100 ŝilingojn al iu kompetentulo. Ĉu tio estas rajta? Se mi ne eraras, mi hazarde konas tiun „distriktan parti-estraranon“, kiu volis enloĝiĝi k la senhejmuloj insultis k bruis kontraŭ lin. Sed „Klarvidulo“, rakontante tiun fakton, ne skribis, kial la aliaj bruis? Ĉu, ĉar tiu nobla eminentulo ricevis loĝejon? Se li bezonus, kial li ne ricevu? Ne, ĉar li havis belan, grandan loĝejon k volis ankoraŭ pli belan, pli komfortan; ĉar li ne rajtis forpreni loĝejon de la senhejmuloj.
Maljuna pioniro de la movado diris al mi antaŭ nelonge: Se laboristo fariĝas parlament-elektito, lia salajro pliiĝas; sekve li pli bone vivas, vestas sin, loĝas ktp, k ankaŭ ĉesas — esti laboristo. Ankoraŭ malpli li povas pensi kiel senlaborulo ne scianta, per kio vivi morgaŭ. (Kiel ekz. K-do Zelenka, „lab. gvidanto“, kun proks. 3000 ŝilingoj monate.) Se oni tion diras al niaj partifunkciuloj, ili respondas: „Nu, vi ankaŭ jam komunistiĝas k insultas pri ‚bonzoj‘ ¹.“ Certe ne! nur tiajn farojn mi kritikas, ĉar ili ne decas al lab. gvidantoj k ni devas kapitulaci antaŭ niaj politikaj malamikoj, vidante tiajn faktojn.
Ne nur pro tio multaj plendas, ĉar ili „estas malpreferataj“ (laŭsence tio ja estas ĝusta), sed ĉar oni volas silentigi ilin k blindigi malgraŭ tiaj okazoj.
Grumblemulo.
¹ Homoj, kiuj eluzas sian oficon en organizo, konfide donitan al ili de la membraro, por paraziti aŭ persone profiti. — Red.
Kapitalismaj ecoj en la „socialisma“ mastrumado.
Respondo al mi mem (Vd. „S-ulo“n, n-o 374/5).
La vorton „socialisma“ mi metis inter krampoj, ĉar vera socialismo ankoraŭ nenie ekzistas. (Eĉ en Sovetio oni nur konstruas ĝin.) Aliflanke oni jam povas konstati signojn pri nekapitalisma mastrumado, ekz. la kooperativoj, la administrado de urboj k landoj, kie socialistoj influas la regadon.
Se ni esploras tiujn faktorojn, ni tamen devas konfesi, ke tiu influo je la ekonomio entute estas ankoraŭ tre malforta, eĉ pli malforta ol ĝi povus esti. Kiam antaŭ kelkdek jaroj la kooperativa movado estis fondita, oni intencis iel paralizi la kapitalisman monopolon per malmultekostigo, prezreguligo. La laborista movado senhalte kreskis, ĝi jam disponis pri konsiderindaj monrimedoj, — kial la proletaro ne mem mastrumu per propra forto? Tiel ekestis diverslande kooperativaj magazenoj, buĉejoj, bakejoj, eĉ panfabrikoj k bankoj. Ekzistis homoj, kiuj jam antaŭvidis la pereon de l’kapitalismo pro la kooperativa movado. Sed post kelka tempo oni spertis, ke tio ne okazis. La kooperativoj agadis, produktis, varbis membrojn, kolektis ŝparsumojn, ricevis impostofavorojn, aĉetis, vendis, komercis, sed — ne superis aŭ malfortigis la kapitalisman sistemon, eĉ ne sukcesis malaltigi la prezojn. Ili fiaskis. Ili mem laboris laŭ kapitalismaj principoj.
Ni rigardu la nuntempan krizon. Milionoj da senlaboruloj malsatas. La kamparanoj ne povas vendi siajn produktojn, la senlaboruloj ne povas aĉeti ilin. Ambaŭ mizeriĝas. Ministoj estas senlaboraj, dum miloj da malriĉuloj ne havas karbon. Kia frenezo! Ĉu do la kooperativoj ne havus la taskon organizi la varinterŝanĝon memstare? Ĉu oni nepre ĉiel bezonas la kapitalistojn? Ĉu la laborista klaso ne mem devus komenci mastrumi inter si k pruvi siajn kapablojn anstataŭ pasive atendi la mizeron? Ĉu ĝi ne povus produkti (sen kapitalistoj) ŝuojn, vestaĵojn k industriaĵojn por la kamparanaro, kiu siavice liverus grenon, viandon k aliajn nutraĵojn por laboristoj?
Nu, mi ne opinias, ke la koncernaj instancoj tuj post mia instigo rapidos ekagi. Ja mi konscias, ke la afero ne estas tute facila k senbara. Certe oni devas pripensi, plani. Kaj oni ne povus eble senreste forigi la krizon. Tamen multo estus farebla. Oni povus montri la fortojn de l’proletaro sur ekonomia kampo.
Oni ankaŭ tion ne faros. Estas ja pli oportune kvereli pri la „maljusta sociordo“ ol mem eklabori. La aparato de la lab. partioj estas burokratiĝinta. Multaj karieristoj troviĝas inter la gvidantaro. Ili enspezas altajn salajrojn k burĝiĝas. Ili predikas akvon, sed trinkas vinon. Ili ne agas konsekvence laŭ siaj instruoj. Tiu konsekvenco postulas kuraĝon, kiun ĝis nun havis nur la sovetia proletaro, kiu batalas kontraŭ ĉiuj malhelpoj, por efektivigi sian idealon, malgraŭ miro k dubo ĉe alilandaj samklasanoj.
Interesa estas ankaŭ la sinteno de la komunumo Vieno, kiun administras socialdemokratoj. Ĝi ja meritas laŭdon pro konstruado de loĝdomegoj, pro la publika prizorgado, popolhigieno ktp. Sed je tiu agado ankaŭ efikas la krizo. La komunumo devas ŝpari. Ĝi jam malaltigis la salajrojn k nun ĝi alvokas la loĝantojn, malgrandigi la kostojn de la rubfortransporto. La komunumo forveturigas la rubon al rubejo, kiu estas luigita al kapitalisto. Multaj mizeruloj tie ĉiutage serĉas forĵetitajn bruleblaĵojn, kiujn ili rajtas hejmen porti, se ili samtempe ordigas (senpage) la aliajn forĵetitaĵojn (vitron, metalojn ktp) por la rubejluinto. Nun la komunumo volas ŝpari k ĝi alvokas, ke la loĝantoj ne fordonu bruleblaĵojn (karb- k lignorestoj) en la rubon. Tiu alvoko estas tipa. La plej mizeraj homoj, kiuj sur la rubejo serĉas panakiron, estu rabataj, por ke la komunumo ŝparu transportokostojn. Ĉu kapitalistoj povus pli bone zorgi pri sia profito?
Jen mia akuzo kontraŭ inerto, nekonsekvenco k malkuraĝo en la vicoj de l’proletaro. Oni preterlasis multajn okazojn, ne por atingi la socialismon, sed por proksimiĝi al ĝi. Eble la transpreno de la produktiloj estas la plej rekta vojo al la celo. Ĝi ne estas ĉie irebla, do ni apliku ankaŭ aliajn rimedojn. La propagando sola ne sufiĉas, oni devas agi. Nur se la volo mankas, ĉiuj klopodoj estas vanaj.
F. S.
Rememoroj pri miaj metilernaj tempoj.
Mi komencis lerni la viandist-fumaĵistan metion en la militjaro 1917. La kondiĉoj kontraktitaj kun la mastro laŭvorte estus akcepteblaj, sed laŭfakte li neniam atentis pri ili. Kelkaj semajnoj forpasis, ĝis mi iom kutimiĝis al la laborcirkonstancoj en la metiejo. La labortempo tiam daŭris de nokto ĝis nokto, t. e. de la 2-a matene ĝis la 18—22-a vespere. Mi tre suferis k pensis, ke la lerntempo mallongiĝos per tio, ke mi laboras kiel sklavo. Mi eraris. Pro bagatela kaŭzo, eĉ pro „malbona rigardo“, mi estis batata, iam mi eĉ ne sciis kial. Se io malĝusta okazis, oni punis min. Mi devis iradi en la vendejon por alporti la lunĉon. Ĉe tiu okazo oni min ĉiam esplordemandis kiel ŝteliston: kion vi manĝis? kaj simile. Mi respondis: nenion. Pro tio la mastro min batis en la vizaĝon, ĝis fluis la sango . . .
— página 8 —
Tiel estis de tago al tago. Oni turmentis min per malsato tiel, ke mi ne ricevis la vespermanĝon aŭ lunĉon k la tagmanĝon. Mi ne sciis multfoje, kion fari. La mastro ofte estis ebria k tiam mi pleje devis suferi. Finfine mi decidis forkuri k iris al alia mastro. Ĉar ĉi tiu postulis de mi ateston, mi devis iri al la unua mastro por ĝin peti. Mi timis, sed poste tamen iris. La homaĉo tiam fermis la pordon k denove tre kruele batadis, kien ajn, mi eĉ ne scias kiel mi venis eksteren. La ateston mi tamen ne havis. Ĝin poste alportis mia patrino, al kiu la mastro rakontis elpensitan aferon. Li ankaŭ diris, ke li pagis al mi 4 ĉeĥ. kronojn semajne, dum mi ricevadis nur la plej trivialajn insultojn.
„Viandisto estas riĉulo“, oni diradis k eĉ nun diras. Sed tio validas nur por la mastroj, kiuj senhonte ekspluatadas la laboristojn. Oni ne miru pri mi, ke mi malamas tiajn homaĉojn k ke mi ĉiuforte helpas por povi iam redoni al ili tion, kion ili ŝuldigis al si, eĉ kun malavara rentumo.
B., Ĉeĥoslovakio.
Vivreformo k Kvinjarplano en Sovetio.
Profesoro Eventov.
Nutrado estas la fundamento por la spiritaj k fizikaj kapabloj de l’homo. Ĝi estas, kiel Marks diras, la materia interŝanĝo de homo k naturo. De ĉi tio dependas la laborkapabloj de l’popoloj. La popolnutrada problemo estas la plej grava ŝtatproblemo k tial devas okupi parton en la Kvinjarplano.
La kostoj de l’popolnutrado en USSR. ampleksis de 1929—1930 ne malpli ol 20 miliardojn da rubloj. Kaj tio ne estas ŝerco-nombro; kontraŭe ĝi pligrandiĝis.
Kia estas nia nutrado? Ĝenerale ni ne povas diri, ke ĝi estas malbona aŭ nesufiĉa. La konsumo de iuj nutraĵproduktoj duobliĝis; la bezono je pano, butero, ovoj k viando rimarkeble kreskis. Speciale evidentiĝis tio ĉe la viandkonsumo. En la kamparo ĉi lasta duobliĝis k en la urbo dum la lastaj 7 jaroj preskaŭ triobliĝis.
Ĝi ankoraŭ pluen kreskus, se ne malmultnombriĝo de la buĉebla brutaro sin estus montrinta. Tia kolosa viandkonsumo efikas domaĝe je la popolsano. Kiel pruvis la scienco, troa viandnutraĵo malbonfartigas la homan organismon. Per ĝi kolektiĝas malkonstruaj substancoj k ankaŭ venenoj por laciĝo. Krom tio la viando estas acidiga nutraĵo, kaŭzas acidabundon k ĝenas la materi-interŝanĝon.
La rezulto de neĝusta nutrado estas malpliiĝo de l’agadkapablo, ripeta foresto de la laborejo, neniam ĉesantaj akcidentoj k, kio sin speciale al okulo trudas, inklino de la loĝantaro al pli ofta malsaniĝo.
Precipe kreskis la gripaj k artritaj malsaniĝoj; sed ankaŭ malsanoj de l’ stomak-intestkanalo. Tiu ĉi oftiĝo de la malsanoj kaŭzis unuflanke elspezojn por flego k soci-asekuro k aliflanke malpliiĝon k malboniĝon de la produktado. Ambaŭ faktoj peze ŝarĝas la buĝeton de la ŝtato. Kelkaj nun konkludas, ke tia konsumkresko je viando k aliaj produktoj estas mezurilo por kreskanta materia bonstato de la amasoj k bonvene salutas ĝin. Nenio povas esti pli absurda ol tia kompreno. La nemodera [?] konsumo je viando k alkoholo estas pli ĝuste la sekvo de nescio ol tia de ekonomia bonstato. Laŭ la notoj en la kvinjara plano oni antaŭvidis altiĝon de la viandkonsumo en la urboj ĝis la fino de l’5-a jaro k kompare al la jaroj 1927—28 je 20 %; tio estas 62,7 kg po persono. Ovokonsuma altiĝo je 59 %, de laktdevenaj produktoj je 26 %, de pano je 2 % ktp. Videble tiuj ĉi kompilantoj de nombroj enkalkulis, ke la homa stomako dum kvin jaroj ankaŭ kreskas. Ĉio tio montras, kiom profunde radikas la antaŭjuĝoj rilate la nutradon.
Ni devas alarmi! Sur la fronto de l’nutrado ne ĉio estas en ordo. Tio ne koncernas nur restoraciojn aŭ privatajn kuirejojn, sed ankaŭ indikas, ke la tuta sistemo de nutrado troviĝas en ĥaoso k ne havas sciencan fundamenton.
La viando estas rekonata kiel plej domaĝa k venena nutraĵo, en sia efiko parenca al alkoholo k nikotino. Estas pruvite, ke malŝpara viandkonsumo kaŭzas diversspecajn malsanojn kiel podagron, tuberkolozon, apendiciton, sukermalsanon ktp. La disvastigita opinio, ke viando nepre necesas por reteni la fizikan forton k persiston, estas nee pruvita per diversaj faktoj. Japana kulio (veturiltiristo) ekz., kiu enkorpigas duoble malpli da albumino k duoble malpli da oksigeno, eĉ dekoble malpli da graso, povas konkurenci kun ĉiu eŭropa laboristo. La ĉinoj, kiuj, kiel konate, vivas per vegetara manĝaĵo, estas kapablaj marŝi longajn distancojn sen laciĝo.
Je viando, fiŝo k aliaj bestaj produktoj (ekskluzive lakto) oni devas rezigni. Ĉiuj tiuj produktoj enhavas substancojn, kiuj venenas la organismon.
Prilaboritaj produktoj, kiuj estas rafinita sukero, polurita rizo, blanka pano ktp. ne devas esti uzataj. Ili grandparte perdis sian nutrovaloron. Salkonsumon (natrian kloridon) ni devas redukti je minimumo, ĉar ĝi perfortas ĉiujn aliajn salojn en nia korpo. La fundamento de nia nutrado devas esti vegetara, bazoriĉa. Unuavice nuksoj k fruktoj kiel ideala natura homa manĝaĵo, kiu ne kondukas venenojn en la korpon, sed transdonas grandvaloran sunenergion. Tuj poste legomoj, verdaj k tuberaj ekz., spinaco, salato, tomatoj, rapo, brasiko, kukumoj ktp. Laŭvice sekvas lakto en plej diversaj transformoj, k fine grenproduktoj: Pano, grio, rizo, fazeoloj, semoj k. a. El la grenproduktoj estas speciale menciinda la Soja-fazeolo, kiu ĉe ni nun estas kulturata amase.
Tradukis el la germanlingva „Die Lebensreform“ (La Vivreformo) Kurt Klaps, Dancig.
[REKLAMO p.8] Oni preparas sin por la XII-a Kongreso de SAT, studante la PROTOKOLARO pri la XI-a Kongreso de SAT (Amsterdamo, aŭg. 1931) kun ĝiaj multsignifaj debatoj pri la nuna situacio en la lab. esp. movado. 112 paĝoj denstekstaj por nur 0.45 mk. g. — Escepta prezo por SAT-anoj (propra ekz-o) 0.15 mk. g. (afrankmono). Administrejo de SAT, Kolmstr. 1, Leipzig O. 27. — Por Nederlando: J.W. Minke, Veeteeltstr. 156, Amsterd.-W
MI VOLAS SCII . . .
La 24-an de aprilo aro da holandanoj foriris al Sovetio, kun la celo vidi per propraj okuloj, kia estas la tiea situacio. Unu el ili estis la socialdemokrata membro de l’Arnhema urbkonsilantaro, A. H. G. von Arkel. Sed du tagojn antaŭ la foriro li ricevis telegrafe sciigon de la rusa ambasadoro en Berlino, ke al li ne estas permesate eniri Sovetion. Li ankoraŭ faris provojn akiri la necesan vizon, sed ne sukcesis. Kiu konigos la kialon?
17 078.
Averto!
Ni avertas ĉiujn SAT-anojn k la ceteran esperantistaron kontraŭ
MIHAJLOVIĈ, TROJKO
el Jugoslavio. Li estas fiesperantisto k trompanto, se ne trompisto, kiu eluzas la bonecon de l’espistoj.
Pretekstante bezoni monon por veturi al Basel (pro Nansen-pasporto!) li ricevis de la prezidanto de l’ĉi tiea neŭtrala grupo 10 (dek) markojn. Dum prof. Chr. studis la veturtabelon en la stacidomo, M. ŝtelis sin for, k venis rekte al ni por ankaŭ nin ekspluati k trompi per fanfaronaĵoj.
Gek-doj, donu al li la ĝustan respondon!
SAT-Rondo Ŝtutgart.
— página 9 —
SENNACIULO 171TRA ESPERANTIO
Publikaj leteroj al multaj SAT-anoj.
IX
Karaj Gekamaradoj.
„Inter la riproĉoj, kiujn skismigantoj de nia movado direktis al vi, troviĝas multaj, kiuj ja ne indas rebaton. Sed ĉu vi ne opinias utile klarigi, kial vi estas ‚dualisto’, se vi fakte estas tia?»
Tiun demandon mi povus tute ignori. Ĉu mi estas dualisto aŭ monisto, tio estas mia propra afero k nenie en la Statuto de nia Asocio estas dirite, ke nur monistoj povas aliĝi. Se mi tamen konsentas liveri kelkajn klarigojn pri tiu temo, ne estas do kun la intenco forviŝi la riproĉon pri aparteno al iu dualisma skolo, sed nur por helpi al kelkaj, ke ili akiru pli precizan komprenon pri tiuj terminoj.
Laŭ ĝenerala akcepto, dualisto estas homo, kiu kredas, ke en la mondo ekzistas du principoj: la materia k la spirita. Monisto estas tiu, kiu kredas nur je la ekzisto de unu sola principo, ĉu materia, ĉu spirita. Sekve la ideistoj, kiuj neas la ekziston de la materio — ekzistas tiaj filozofiaj skoloj¹ — estas ankaŭ monistoj. En la antikva tempo Aristotelo, Pitagoro, Platono estis dualistoj. Poste kristanaj metafizikistoj kontraŭbatalis ilian sistemon, argumentante, ke ĝi entenas gravajn kontraŭdirojn; tiuj kristanoj estis do … monistoj. Monistoj ankaŭ estis la ideistoj Hegel, Lajbnic, Spinoza! …
Tiuj konstatoj plej bone montras, ke la riproĉo pri „dualismo» fakte signifas nenion. Sed kompreneble estas pli facile doni ian dubesencan kvalifikon al kontraŭulo ol pruvi, ke liaj ideoj estas eraraj.
La K-doj, kiuj bedaŭrus, se mi estus „dualisto», bonvolu do trankviliĝi. Fakte, la monismon, kiel ĝi estas klarigita de Buĥner, Hekel, Le Dantek k. a. materialistoj, mia komprenpovo pli volonte akceptas ol aliajn filozofiajn klarigojn. Mia intelekto ja ne ribelas al tio, ke en la mondo ekzistas nur unu sola kampo, tiu de la materia substanco, k ke tiu substanco, kiu plenigas la spacon, estas ĉiam la sama sub diversaj formoj. La tezon de Buĥner: „Ne ekzistas materio sen forto, nek forto sen materio», mi ankaŭ senpene akceptas. Laŭ tiu monismo la ideoj, la pensoj simple rezultas de aliiĝoj en iu difinita kvanto da substanco simile al tio, ke elektra lampo donas lumon, kiam la koncerna lumaparato normale funkcias. Kiam ni pensas, ŝanĝiĝo okazas en nia pensaparato — la cerbo. Facile mi akceptas la eblon, ke iam la fiziologi-psikologia scienco povos noti tre precize tiujn cerbajn ŝanĝiĝojn. Ho! mi konas la argumentojn, kiujn oni povas kontraŭmeti al tiu tezo, sed ili ne estas por mi tre valoraj.
La ideoj sekve, kiel ĉiuj aliaj fenomenoj propraj al la materio estas naturaj fortoj. Konsekvence tiuj fortoj kapablas agi, efiki, okazigi aliajn ŝanĝiĝojn en la mondo. Kaj kredeble tie kuŝas la vola aŭ nevola miskompreno ĉe tiuj, kiuj metis sur min la etiketon „dualisto» aŭ „ideisto». Kiam ideo naskiĝis en la cerbo de homo, k se ekzistas favoraj kondiĉoj por ke aliaj homoj ankaŭ akceptu tiun ideon, tiam gravaj transformiĝoj povas okazi en la socio. Ne ŝajnas al mi eble aliel klarigi la grandan rolon, kiun ludis k ankoraŭ ludas la diversaj religioj. Tiuj religiaj ideoj sendube estas eraraj, sed ĝuste pro tio ili tre bone adaptiĝis al la mistikeca tendenco, kiu superregis — k ankoraŭ nun bedaŭrinde superregas — la plimulton de la spiritoj; trovinte favoran grundon por enplantiĝi ili konsistigis grandegan forton, kies efikoj povas daŭri tre longe.
Agnoski la fakton, ke ideoj estas potencaj faktoroj en la transformiĝado de la homaj socioj, tio neniel signifas, ke oni konsentas kun la ideista skolo, kiu instruas, ke la ideoj estas la spirita substanco de l’mondo, ke ili nedetrueble ekzistas per si mem.
Sed erara ankaŭ ŝajnas al mi la vidpunkto de tiuj, kiuj argumentas kvazaŭ ili ignorus la fakton, ke la homo estas animalo, havanta ideojn. Ne sufiĉas laŭ mi la scio pri la produktokvanto de karbo, ferminaĵo, elektro ktp. en iu lando por antaŭdiri ĝian evoluon. Tiuj materiaj kondiĉoj estas sendube neniel malatentindaj, sed ne sufiĉaj por liveri kontentigan klarigon pri iu historia situacio.
La homo estas unu el la plej malfortaj bestoj en la mondo. Tamen li fariĝis reĝo super la tuta bestaro. Kial? Ĝuste tial ke pro iaj cirkonstancoj en lia cerbo naskiĝis ideoj, k organiziĝis lia racio, t. e. la kapablo koncepti, abstrakti, starigi aksiomojn, regulojn, metodojn — k ankaŭ hipotezi, anticipi. Kompreneble okazis plej ofte, ke liaj hipotezoj estis eraraj. Tial ekzistas religioj k pli malpli fantaziaj metafizikaj sistemoj.
Kiel k kial naskiĝis tiu kapablo en la homa cerbo? Neniu povas doni tute precizan respondon al tiuj demandoj. Sed la fakto, ke mi parolis pri naskiĝo de la ideoj, de la racio, tio montras, ke, miaopinie, la homoj ne ĉiam posedis tiun kapablon. Kaj nuntempe ne ĉiuj samgrade posedas ĝin. Ekzistas eĉ ankoraŭ primitivuloj, ĉe kiuj forestas ĉia ero da racio; ili ne kapablas abstrakti; ili ne havas ian komprenon pri nombroj. Por ili arbo estas ĉiam io konkreta, io tuŝebla aŭ videbla; ĝi estas ĉu kverko aŭ fago, dum por ni la elementa kono arbo ne pensigas pri kiu arbo temas.
En la antaŭparolo al Naciismo mi parolis pri du tendencoj, kiuj kunekzistas en la menso de l’homoj: la mistikeca k la teknikeca. Kaj tio kredeble liveris al kelkiuj ian pretekston por aserti, ke mi estas „dualisto». Sed tiuj kritikantoj, se ili estus lojalaj, devus ne malatenti mian eldiritan esperon, ke venos la tempo, kiam la racio plene superregos; tiam la mistikeca tendenco malaperos k sekve ĉia dualismo estos for.
Sed, mi ripetas, ne estas mia celo pravigi min ĉe riproĉo pri dualismo. Mi havas la pretendon esti multe pli funde monista ol tiuj pseŭdo-materialistoj, kiuj faras el la marksismo religion. Sed mi eĉ ne volas riproĉi al tiuj novspecaj religiuloj. En iu „Inter Ni» mi diris: „Se la marksismo fariĝus nova religio, tiom altirpova por la laboristaj amasoj, ke ĝi kolektus ilin milionope en ĉiuj landoj, la socialismo povus esti konstruata eĉ se la historia materialismo ne estas senmanke fundamentita»². Mi ne ŝanĝis mian opinion tiurilate. Estas evidente, en Sovetio la objektivaj kondiĉoj por la starigo de socialisma socio estis malpli favoraj ol en Anglio, Germanio aŭ Usono, kie la industrio atingis pli altan gradon. Nu, la objektivajn kondiĉojn anstataŭas Stalin per subjektivaj, farante el la marksismo oficialan kredon, devige instruatan en la lernejoj. Tiel tiu kredo fariĝas potenca faktoro en la efektivigo de la „kvinjaraj planoj». Per laŭcela predikado, agitado k. a. rimedoj la bone konata mistikemo de l’ rusa popolo estas metata en la servon de l’socialisma konstruado. La eksperimento estas vere originala, grandioza k sukcesinda. Ĉiaokaze oni povas esti optimista pri la estonto: la marksismo, kies esenco estas teknikeca, ne povos dum tre longa tempo ludi religian rolon. Kiam en Sovetio la socialismo estos finkonstruita, tiam la mistiko perdos multe de sia efiko …
¹ Ideistoj argumentas proksimume jene: ĉiuj pensuloj interkonsentas pri ĉi tio, ke ni ne povas scii, ĉu ni vidas la eksteran mondon tia, kia ĝi estas. Nu, se ni ne konas ĝin, kiel ni povus aserti, ke ĝi ekzistas? Ni scias nenion certan pri ĝi, k ni devas tamen prezenti al ni la mondon nur per tio kion ni konas. Aliel tio ne estas filozofi, sed fantazii. Kion ni do konas pri la mondo? Ni konas niajn ideojn k nur ilin. Klarigi la ekziston de tiuj ideoj kiel venintaj al ni el la ekstera mondo, kiun ni ne konas, tio estas klarigi malklaraĵon per io ankoraŭ pli malklara. Kredeble tiujn ideojn donis al ni iu spirito, iu dio. Tio almenaŭ estas logika.
² Komp. „Vortoj», pĝ. 108.
— página 10 —
172 SENNACIULOEspereble miaj klarigoj iomete helpos al vi kompreni pli bone, kia estas la demando pri dualismo k monismo. La riproĉo, kiun oni direktis al mi, estis, kiel vi vidas, absolute senbaza. De nun mi ne plu perdos tempon por respondi al similaj demandoj! Sed intertempe aliaj problemoj stariĝis k eble mi pritraktos ilin ankaŭ en tiu familiara formo de leteroj.
Dume estu moniste salutataj de via
E. L.
KONFESO.
Ni neniel intencas polemiki kun la skismigintoj de nia movado, sed estas nepre necese, ke la SAT-anaro estu objektive informata pri ĉio sufiĉe grava, okazanta en la esp-a movado. Tial ni represigas ĉi-sube la plej signifajn partojn de fruntartikolo, aperinta en la n-o 3a (1932) de la „Bulteno» de SEU. Kaj ni dankas al la aŭtoroj de tiu artikolo, ke ili fine senartifike parolas. Ĉio, kion ni plurfoje asertis, estas konfesita tute malkaŝe. La artikolo havas kiel titolon:
„Sub la standardo de klara marks-leninisma ideologio ni forigu putran liberalismon el nia vicaro.»
„Ankaŭ al la proleta esperantistaro havas senperan rilaton la gravega historia letero de K-do Stalin, adresita al redakcio de la gazeto ‚Proleta Revolucio’ k vokanta al nepacigebla batalo kontraŭ ĉiaspeca falsado de la pura marks-leninisma ideologio en la proleta revolucia movado. Ankaŭ en nia vicaro, tiu de la revoluciaj esp-istoj, amasiĝis multe da eraroj k kripligoj, kiujn necesas unufoje por ĉiam elbalai per fera balailo de memkritiko per la brilanta revolucia teorio de Lenina instruo.
„Konforme al la sugestoj, devenantaj el tiu famekonata letero de K-do Stalin, ĉe CK SEU fondiĝis brigado por ĝisfundamente kontroli la ekzistantajn deflankiĝojn for el la rekta bolŝevika gvidlinio en la tuta agado de SEU. La brigado formiĝis en konsisto de K-doj Burlagov, Lobaĉov, Paŝĉenko k Podkaminer.»
— — —
„Ĝenerale sur la kampo historia necesas evidentigi la veran lokon de SAT, SEU k aliaj LEA-oj en la proleta movado esp-ista. SAT estis konsiderata kiel monopola unueca organizo de proletaj esp-istoj k la rolo de LEA-oj restas ĝis nun en ombro. Tamen estas nekontesteble, ke la tutan nigran laboron pri varbado de novaj esp-istoj el la laboristaro ktp ĉiam faradis ĝuste la LEA-oj. SAT neniam okupis sin pri io simila k fakte nur rikoltis la fruktojn de alies penadoj. Aliflanke SEU fondiĝis ekzemple pli frue ol SAT k reale nur ĝia subteno ebligis, ke SAT tiom daŭre superregadis. SAT ricevis simpatiojn de la proleta esp-istaro ne pro iu sennaciismo¹ aŭ io simila, sed nur k ekskluzive pro sia harmonio kun tia superpotenca faktoro, kiel sovetia proletaro, konstruanta socialismon. (Estas atentinde, ke la organo de aŭstria social-demokrata esp. gazeto „La Socialisto» nun ankaŭ rapidas montri sian „simpation» al Sovetio por tiel profiti el la restaĵoj de SAT!).»
— — —
Kaj jen surprizo: eĉ Drezen ne plu estas konsiderata kiel sufiĉe ortodoksa. Pri lia broŝuro: „Analiza historio de Esperanto-Movado» estas dirite: „… en tiu ĉi verko estas preskaŭ tute ne tuŝitaj la amasoj esp-istaj, kiuj efektive estis la faktaj kreintoj de l’esp. historio.»
„En la laboro de la brigado estas tre grave konstati, ke ankoraŭ en la jaro 1923 CK SEU klare formulis per deklaro ‚Nia pozicio’² sian rilaton al SAT. Tiu ĉi fakto permesas konstati, ke la principa pozicio de CK SEU en historia aspekto plene praviĝis k estis ĝusta. Sed tio ne signifas ankoraŭ, ke en la laboro ne estis allasitaj diversaj politikaj eraroj, elementoj de putra liberalismo (la substreko estas de ni), organiza malforto k oportunismaj agoj. . . .»
La artikolo finiĝas jene:
„Kontraŭ trotakso de la helpa lingvo internacia, k ankaŭ kontraŭ nesufiĉa atento al ĝi! Kontraŭ sennaciisma kontrabando! Por malfermita kritiko de ĉiuj eraroj k kripligoj en nia movado! Por marks-leninisma edukado en la vicoj de la tuta prolet-esperantistaro!«
Kiu nun povos nei, ke la skismiga agitado celis trudi al nia Asocio partian politikon? La skismigintoj neis tion; hodiaŭ ili konfesas siajn celojn k pro tio ni tre dankas. Tia konfeso helpos malfermigi multajn okulojn.
E. L.
KONSTATO.
En la sama n-o de la „Bulteno» troviĝas ankaŭ jeno, kion ni senkomente represas:
„ALARMO!
„Laŭ la statistiko de CK SEU je 1-a de februaro 1932 estas reanigitaj al SEU nur 524 membroj! Ĝis nun ankoraŭ neniun kotizon donis Leningrada, Moskva k Ukraina Komitatoj. Tio montras absolute ne allaseblan rilaton de la lokaj komitatoj de SEU al la novjara varbado de membroj.
— — —
„Aliflanke la statistiko montras, ke ĝis nun reaniĝis 61% da oficistoj k nur 24% da laboristoj. Tiu ĉi fakto ankaŭ estas tre malkontentiga.
Alarmon!»
¹ Ni denove devas rimarkigi, ke neniam SAT agnoskis la sennaciismon kiel oficialan programon; ni nur zorgis por ke la sennaciistoj havu la samajn rajtojn kiel la internaciistoj.
² Tiu teksto estas represita en la n-o 322 de „S-ulo»; hodiaŭ ni rememorigu, ke en tiu dokumento estis rekomendata la aliĝo de SAT al Kominterno! …
Pri perfektigaj kursoj.
K-do V. Ekström (Boras) esprimis en la n-o 385 la deziron koni la diversajn metodojn, per kiuj oni instruas en perfektigaj esp. kursoj, k li mem klarigis sian modestan metodon. Certe aliaj pli kompetentaj povos respondi pli precize k praktike ol mi; tamen laŭ mia sperto mi diru jenon:
Ĝenerale lernantoj finintaj elementan kurson jam pli malpli bone komprenas, sed ne kapablas respondi en esp-o per multaj vortoj. Sekve necesas trovi rimedon por igi ilin respondi multvorte. Se oni petas ilian respondon al iu demando, ili simple respondas per jes aŭ ne, mi ne scias, mi ne kuraĝas, k fine la instruanto mem devas respondi al la demando k poste redemandi, ĉu ili komprenis la klarigojn. Preskaŭ ĉiam ili respondas: jes, mi komprenis, sed ne pli.
Ekzistas rimedo kontraŭ tio, kiu pro la financa flanko tamen ne ĉiam estas plenumebla: aĉeti la „Plena Vortaro»-n de SAT. Tiam via kurso povos jam funkcii plensukcese. Tri faktoroj ja fiaskigas la plej multajn perfektigajn kursojn: 1) ne sufiĉe granda scio de vortoj; 2) manko de praktiko en la frazkonstruado k sekve manko de kuraĝo paroli; 3) prefero respondi nur al mallongaj demandoj. La „P. V.» estas unu el la plej bonaj instrumentoj por malhelpi la fiaskojn. Ĝi konsistas el proks. 500 paĝoj: se oni povas kunvenigi la lernantojn almenaŭ dufoje semajne, postulante de ili 10-paĝan lecionon, ses monatoj sufiĉas por koni la tutan vortaron.
Po 10 paĝoj ne estas tro multe por ĉiu leciono, ĉar grandan parton la lernantoj jam lernis en la elementa kurso, k ili bezonas preskaŭ nur legi la klarigojn, kiuj faciligas al ili la praktikon. Post tralego de l’unuaj 10 paĝoj oni demandu al iu lernanto, kion signifas en nacia lingvo la vorto abako (la unua en la „P. V.»). Tio servu kiel kontrolilo. Poste klarigu ekskluzive en esp-o la signifon. Same sekvu demandoj pri abato, abdiki ktp al diversaj lernantoj. Iom post iom ili kutimiĝos respondi tute en esp-o.
Okazas, ke multaj vortoj ne estas konataj eĉ nacilingve, sed ĉar oni trovas aliloke la signifon de vortoj, kiuj ree klarigas pri la senco de aliaj, la afero estas ne nur facila, sed eĉ amuza. Dum tiu serĉado la lernantoj trovas ankaŭ multajn aliajn vortojn, kiuj vekas ilian atenton, ĉu pro kuriozo, ĉu pro pasio. Oni cetere ne tro severe postulu precizajn klarigojn, tiel kiel ili estas en la vortaro.
Postulante de la lernantoj ankaŭ mallongan skriban tekston pri iu ajn
— página 11 —
4 LA LERNANTOekspertis dolore mian nepovon skribi. Amikosamlaborejano kondukis min en lernejon, en kiu oni senpage povas lerni. Mi restis en Barcelono kvar jarojn k poste forlasis ĝin pro laborŝanĝo k ekloĝis en Sabadell. En tiu industria urbo mi amikiĝis kun aro da ekskursemuloj, k mi ĉiudimanĉe ekskursas kun ili tra la montoj aŭ tra loĝataj regionoj.
Dum unu el niaj ekskursoj ni venis al la urbo Manresa k mi aŭdis tie unuafoje paroli esperanton. Sed mi ne komprenis, kio estas esperanto. En kunveno, kiu okazis la 18-an de junio 1929, mi denove aŭdis paroli esperante, k tiam mi demandis pri ĝi. Mi ricevis tuj informojn pri la lingvo k ĝia grava signifo por la tuta mondo, sed bedaŭrinde havis tiam multajn malhelpojn por ĝin lerni.
La 15-an de oktobro 1929 mi eksciis, ke la Aplec-a esperantista grupo malfermas kurson por komencantoj sub la gvidado de la inteligenta profesoro K-do Blej. Mi tuj partoprenis en tiu kurso k eklernis la lingvon. Ĉeestis 11 lernantoj, el kiuj restis ĝis la fino 6. Por mi estis malgraŭ la bona instruanto malfacile sekvi la kurson, pro la diferencoj inter la esperanta k hispana gramatikoj, k ĉar entute mi ne bone komprenis gramatikajn aferojn.
Kursfine mi ekkomencis korespondadi kun eksterlandaj K-doj. Granda estis mia ĝuo, kiam mi ricevis la unuan esperantan leteron. Tiam ekvidiĝis al mi plene la utilo de esperanto k la merito de ĝia majstra kreinto d-ro Zamenhof. Laŭ anonco en Sennaciulo mi ricevis 57 leterojn k poŝtkartojn el diversaj landoj. Dank’ al tiu korespondado mi pli rapide ellernis esperanton. Mi volas ĉi-loke dankegi al miaj korespondantoj pro ilia toleremo rilate miajn lingvajn erarojn k ioman malkompreneblon de miaj skribaĵoj.
Nun mi amas esperanton kiel mian vivon. Morgaŭ ĝi unuigos la terglobon k forigos la landlimojn k faros unu solan rondon el la homoj en la tuta mondo. Ĝi atingas ĉiujn, same la riĉajn kiel la malriĉajn homojn. La Egaleco estas ĝia celo. Vivu esperanto!
Esteban Casacuberto (16 407).
POR NIA DISTRO:
Solvoj el la antaŭa n-o:
Ŝerc-enigmoj: 1. Estis 7 gefratoj, 4 knaboj k 3 knabinoj. 2. Por ke li ne veturu en la Ruĝan maron anstataŭ en la Nigran. 3. Ĉar ĝi deziras esti sur la alia stratflanko. 4. La eĥo. 5. Kiam grandaj ne estas haveblaj.
[REKLAMO p.11] Por via perfektigo la plej taŭga legaĵo: UNUA LEGOLIBRO. SAT-eldono. 104 pĝ. Prezo: 1 mk.g. Administracio de SAT, Leipzig O. 27.
[BILDO p.11 | 58,7,92,30] Mane desegnita krado de krucvortenigmo kun 9 vicoj kaj 9 kolumnoj, plenigita per literoj, kun kelkaj nigrigitaj kvadratetoj.
Liter-enigmo.
Al ĉiu cifero respondas difinita litero. Ĉiuj vortoj estas substantivoj, kies finaĵo ne estas indikita. Post eltrovo de ĉiuj vortoj en la horizontalaj vicoj la unua vertikala vico montras al vi ion, kio hodiaŭ mankas al la mondo.
1 2 3 9 10 8 7 — geografia termino. 2 8 7 9 5 — submara vivaĵo. 3 9 7 6 4 5 — necesa en la mano de propagandisto. 4 11 3 4 10 — afabla peto. 5 4 6 7 9 7 — biblioteko. 4 7 8 11 4 — moka esprimmaniero. 6 9 8 6 9 6 — tropika kreskaĵo. 7 8 2 8 2 — arkitektura stilo. 8 3 9 5 — ovsimilaĵo.
Ŝercenigmoj por trovemaj infanoj.
- Kial aspektas la luno tiel pale?
- Kiam la anasidoj komencas naĝi?
- Kiu ringo ne estas ronda?
- Kiu monato estas la plej mallonga?
Humoro
La kapo forgesita.
Iu volis foje fari viziton al iu grandsinjoro. Ĉi tiu ĝuste rigardis el la fenestro, kiam la vizitanto eniris. Sed la servisto diris malgraŭ tio, ke lia mastro ne estas hejme.
— Tre bone, amiko mia; diru tiam al via mastro, ke mi estis ĉi tie k ke estonte, kiam li eliros, li bone faros ne lasi sian kapon en la domo. H. B.
Neutila invento.
— Sinjoro kontraktisto, mi havas elpensaĵon por malplenigi vian teatron dum tempo de kvin minutoj.
— Ĉu vi ne povus elpensi ion por plenigi ĝin dum duona horo? 16 695.
Granda eraro.
— Ĉu vi ne scias, ke lastan nokton eniris rabisto ĉe mi?
— Kaj ĉu li ŝtelis ion?
— Ne, ĉar mia edzino kredis, ke estas mi, kiu revenis ebria, — k nun li estas en hospitalo. 16 695.
— página 12 —
7-a JARO. N-o 5 — MONATA ALDONO AL SENNACIULO — 15. V. 1932La Lernanto
REDAKTEJO: 14, av. de Corbéra, Paris XII-e :: ADMINISTREJO: Kolmstrato 1, Leipzig O 27
FRUKTOJ DE L’KORESPONDADO.
La sekvantan interesan korespondadon havis 14-jara germana knabo kun sovetia K-do:
Al Sovetio. Treptov, 20. IX. 1931.
Kara Kamarado!
De mia instruisto, K-do W., mi ricevis vian adreson. Bonvolu do respondi al mi kelkajn demandojn. La germana burĝa gazetaro asertas, ke la sovetia militistaro estas la plej forta en la mondo. Oni diras, ke Sovetio estas kulpa, se la malarmado ne progresas. Diru tial al mi, ĉu la sovetia armeo estas tiel forta k tiel granda kiel antaŭ la milito la cara armeo? Ĉu la militservo estas libervola aŭ ĉu ĉiu juna, sana viro devas fariĝi soldato? Ĉu estas vere, ke eĉ la virinoj lernas la militservon? Tion oni legas en niaj gazetoj.
Kun kamaradaj salutoj via dankema Henriko L.
[BILDO p.12 | 29,38,63,73] Desegnaĵo: ruĝarmeano kun kasko kaj okulvitroj por flugisto rigardas al la ĉielo, kie flugas aviadiloj; malantaŭe fabriko kun kamentuboj kaj tanko. Subskribo: „Ruĝarmeano sur prospekto pri loterio de l’aviado.»
El Sovetio. Aŝĥabad, 2. XII. 1931.
Kara juna amiko Henriko!
Jes, en USSR estas deviga soldatservo por junuloj. Ankaŭ estas vere, ke la virinoj lernas la militservon. Tamen ekzistas granda diferenco inter la antaŭrevolucia armeo k la ruĝa armeo. La cara armeo, kiel ankaŭ la nunaj armeoj en la kapitalistaj landoj, konsistas el dungitoj. Kiun k kion devas defendi kapitalistaj armeoj? Ili defendas la kapitalistojn k iliajn havaĵojn. Kontraŭ kiu defendas la kapitalistaj armeoj la kapitalistojn k ilian havaĵon? Kontraŭ la mizerigita popolo, kontraŭ la sklavigitaj kolonianoj. Jen kelkaj ekzemploj. Kial la francoj okupis la Rur (Ruhr)- k Sar (Saar)-teritorion? Ĉu por defendi la malfortan francan popolon kontraŭ la sensangigitaj germanoj? Kial Japanio okupas Manĉurion? Ĉu por defendi la „malfeliĉetan» japanan popolon kontraŭ la „fortegaj» ĉinoj? Kial la armeoj de la „Entento» helpis al rusaj blankuloj okupi Kaŭkazion k Ukrainion? Ĉu por defendi la rusan popolon kontraŭ la bolŝevikoj? Dum tiuj okupadoj estas mortigitaj miloj k centmiloj da homoj. Ĉu tiuj fiagoj ankaŭ estas faritaj por la helpo al la defenditaj popoloj? Ne, tute ne. En la Rur- k Sar-teritorio estas la karbo, en Kaŭkazo — nafto, en Ukrainio k Manĉurio aliaj riĉaĵoj, kiujn volas engluti la kapitalistoj. La „defendo» k similaj belaj vortoj estas nur preteksto por la rabado. Nu, por rabi la najbarajn popolojn k la koloniojn, oni bezonas dungitaron (armeon). Sed la kapitalistoj ja ne povas (k ne volas) diri malkaŝe k honeste la kialon, instiganta ilin pliigi la armadon. Tial ili ĉiuj krias, ke la ruĝa armeo
— página 13 —
estas la kaŭzo malebliganta la malarmadon. Ĉu vere? USSR jam delonge k ĉiufoje proponas tute forigi la armeojn. Kial la kapitalistoj ĝis nun prokrastas la pridiskuton de tiu problemo? Ĉar ili bone scias, ke ili per tio malhavos la ilon por humiligi la propran laboristaron k la subigitajn kolonianojn.
Eble via patro aŭ frato partoprenis la mondmiliton, batalis „por imperiestro k patrolando“, k kion li ricevis? Ĉu ili estas feliĉaj rajti partopreni honore la riparpagojn? Sed la sovetia popolaro bone scias, kion ĝi defendas. Ĝi defendas sin mem, por ne esti denove sklavoj ĉe la fabrikposedantoj k bienuloj, por ne pagi la kostojn de la milito, kiun iniciatis la kapitalistoj.
Tial, se vi demandas, ĉu granda estas la ruĝa armeo, mi respondas: Jes, tre forta, ĉar ĉiu el la sovetianoj konscias, kion sekvigus la revenko de l’ kapitalismo en USSR. Se mankos armiloj, sufiĉos forkegoj. Ĉu vi nun scias la diferencon inter konscia batalantaro k dungita soldato, kiu batalas sencele?
Via amiko k K-do J.
Mi iras al kurso . . .
Ĉapitro dua.
Dimanĉo. — Vokite al la urbo Sa… por malfermi kurson, mi ekveturas vagonare kun teko (aktujo) plenega de ekspoziciaĵoj k lernolibroj. Mi veturas tien la unuan fojon, sekve ne konas la linion. En la urbo So…, lasta stacio antaŭ Sa…, mi devas ŝanĝi la trajnon. Mi do iras ĝuste al trajno sur relparo kun montrilo „Sa…“ Mi trovas sidlokon k atendas la pluveturon. Sed mire mi konstatas, ke la trajno ekmoviĝas en kontraŭan direkton. Nu, mi pensis, ke ĝi poste certe devos turniĝi miacelen. Sed iom post iom mi rekonas pejzaĝon jam viditan venante. Kaj miaj haroj hirtiĝis, ĉar mi ekkomprenis, ke mi reveturas. Kiel eble plej naivmiene mi demandas kampulon, kiom distancas Sa… de So… Li rigardas min kiel senspritulon k diras milde: La trajno tute ne veturas al Sa…, sed al Ko. (Tio estas la loko, de kie mi venis.)
Ŝajnigante min tute ne tuŝita per tiu terura sciigo, mi pludemandas pri vojoj k vilaĝoj trapasendaj, se mi forlasus la trajnon ĉe la plej proksima stacio k irus piede. Li pli multe ekmiras, sed diras ĉion precize. Aldone li tamen opinias: „Sed vi ne trovos la vojon!“ Kaj li ĵetas signifan rigardon eksteren, kie ĉio estas blankega pro neĝtavolo 30-centimetra. Mi tamen scias, ke mi trovos Sa…, ĉar mi devas.
Jen la stacio; mi adiaŭas dankante k ekiras plenforte. Tra vilaĝo k kampoj mi marŝegas. Vojmontriloj estas neĝkovritaj. Do, por certiĝi, mi devas purigi ilin. Ĉe iu krucvojo senmontrila, mi tamen konfuziĝas pri la direkto. Feliĉe mi aŭdas haksonojn el provizejo de etkampula dometo. Mi eniras. Tie junulo stultaspekta hakas lignon (dum la aliaj familianoj kredeble estas en preĝejo). Vidante min, li ekĉesas. Mi demandas: „Ĉu irante laŭ tiu direkto mi atingos Sa…?“ Konsciante la gravon de sia respondo, li, levante nazon k brakon, diras balbute: daŭ — re — rekte — an — taŭen —. Mi dankas. For en arbaron neniam jam surpaŝitan de homa piedo — depost la lasta neĝfalo (!). Vidiĝas nur postsignoj de leporoj, kapreoloj, perdrikoj k alia ĉasaĵo. Solena silento regas ĉi tie, en la fabriko de plej ozonhava aero.
Domaĝe, ke marŝegante mi ne povas ĝui ĉi ĉion sufiĉe. Fine malestas arbaro antaŭ mi. Interne ĝojegante, mi ekvidas nur neklare la siluetojn de urbo. Estas la loko de mia sopiro, Sa… Post demando mi trovas baldaŭ la kursejon, Popoldomon — nur unu horon tro malfrue! Ankoraŭ ĉeestis kursanoj. Tial la jam foririntaj tuj estis revenigataj k duonhoron poste, mi, balbutante ian senkulpigaĵon, komencas la kurson. — Sed ne pensu, ke ĝi fariĝis bona! Post kvar semajnoj la loka organiza gvidanto trompis min k aliajn pri mono k libroj, la anoj seninteresiĝis k la kurso ekdormis por neantaŭvidebla tempo.
5 320.
Fabelo de l’akvoj.
Tre strangan fabelon mi aŭdis. Rivero montara ĝin plaŭdis. Severe la homojn mallaŭdis La akvoj per sia fabel’.
Nin miksas la homa azeno Kun alkohola veneno, Anstataŭ el pura baseno Nin trinki je sia sanec’.
Anstataŭ la korpon purlavi, Aliaj volas nin havi Por sian animon eksavi El ungoj de la pekem’.
Po gutoj ni falas sur Teron Kaj formas baldaŭ riveron. Per tio ni pruvas la veron, Ke el eroj formiĝas amas’.
Se multaj malfortaj kuniĝas, Amaso fortega kreiĝas, Dum unuopulo perdiĝas Estante eĉ vera gigant’.
Trankvile ni fluas k fluas . . . Kolere ni ofte ekbruas . . . Sovaĝe ni ĉion detruas, Se io nin ĝenas sur voj’.
H. Weinhengst.
— página 14 —
Samspeculoj.
Juĝisto: En via fabriko ĉiujare mortas kvarono el viaj laboristoj pro ftizo?
Fabrikestro: Jes, mi elkonstruis mian entreprenon ĝis grandega fabriko.
Juĝisto: La akra polvo malsanigas iliajn pulmojn? Kaj vi scias tion?
Fabrikestro: Jes, kie oni multe produktas, tie estas multe da polvo.
Juĝisto: Kaj ĉu nenio estas farebla kontraŭ tio?
Fabrikestro: Ne, ĉar la elspezoj per tio tro altiĝus.
Juĝisto: Sed viaj negocoj statas bone, ĉu ne?
Fabrikestro: Mi ne povas plendi. Pasintan jaron ni disdonis 20% da dividendo k krome ni pagis ½% al la orfoj.
Juĝisto: Ho, vi filantropo! Ĉu vi ne povus esti tiel afabla k vendi al mi du aŭ tri akciojn?
Trad. H. Garten.
La Striko.
Mia paĉjo strikas. Li laboras por la aliaj (najbaroj), li gajnas iom da mono; per ĝi panjo aĉetas viandon k terpomojn. Vespere, li por vespermanĝo havas tason da kafo, k ni ovojn.
Kiam mi rehejmiĝas, mi diras: „Panjo, manĝu ovojn, kiel ni, k paĉjo ankaŭ!“ Tiuokaze panjo ĉirkaŭbrakas min k ŝi ploras.
Tiam panjo manĝas iomete da ovaĵo, kiel ni, k paĉjo ankaŭ. Post la manĝado mi prenas seĝon, mi eksidas antaŭ la pordo k staras kviete.
Verkis Ŝerperel (11-jara) el knaba lernejo en Rube (Roubaix, Norda Francio).
LINGVAJ NOTOJ.
Demandoj de K-do 5320:
Ĉu estas korekte prononci la diftongojn: aj, ej, oj plurmaniere? Tio estas, ke en iuj kombinoj oni prononcas ilin kiel diftongojn, do kiel unu sonon k en aliaj kombinoj, apartigante ties du literojn?
Kiel oni prononcu precize la diftongon eŭ?
Kiu estas la korekta prononco de la litero ĥ? Ĉu oni elpuŝu ĝin inter palato k langradiko kvazaŭ hundgrumblante, ĉu inter lango k buŝkavo, siblante kvazaŭ ansero?
Ĉu „rompi“ estas nepre transitiva? En la „Plena Vortaro“ ja estas ekzemploj montrantaj transitivecon, sed mankas la koncerna signo (tr).
Respondoj:
K-do 5320 estas germanlingvano, kiu ankaŭ scias pli malpli bone la francan lingvon. Sekve, se ni volus respondi nur al li, la afero estus relative simpla por doni klarigojn pri la demandoj rilataj prononcadon. Sed se oni volas klarigi ĝin por tutmonda legantaro, nur per esp-o, la afero iĝas multe pli malfacila. En „Kompleta Gramatiko k Vortfarado de Esp-o“ (Fruictier-Grenkamp) oni trovas iom detalan pritrakton de la fonetiko, k ĝi estas rekomendinda al interesuloj¹.
Al la unua demando: tiuj diftongoj kompreneble devas prononciĝi ĉiam egalmaniere. Tamen estas evidente, ke per tio, ĉu sekvas al la diftongoj vokalo aŭ konsonanto, la prononco iomete modifiĝas, kio estas absolute natura k ne timinda aŭ kritikinda deflankiĝo de regulo. Tiel la „aj“ iomete diference sonas en la vortoj „rajto, hajlo, ŝajno“ ol en la vortoj „majo, kajero, gaja, kajuto“, k same la „oj“ en „fojno, kojno“ iom aliel ol en „fojo, vojo, ĝojas“ ktp., ĉar la „j“ havas pli grandan ligan valoron starante inter du vokaloj, ol antaŭ konsonanto. Oni ĉiam devas atenti, ke la unua vokalo (a, e, o) donas la difinan sonnuancon al la diftongo, k ke la duonvokala j nur postsonas pli neakcentite (ĝi havas kvazaŭ nur la duonan valoron, laŭ sonforto, rilate al la antaŭirinta vokalo. Sekve „oj“ ne plene identas kun la germana „äu, eu“, kvankam oni trovas tiun aserton en multaj lernolibroj, ĉar la sono estas proksimume tia. Rilate al „ej“ k „aj“ estas same.
Al 2): Sama regulo kiel por la ceteraj diftongoj: Ĉefan sonvaloron havas la vokalo „e“ k nur duonan valoron la postsonanta duonvokalo „ŭ“. Sekve oni prononcas „Eŭropo“ nek kiel „Ojropo“ nek kiel la germanoj k francoj sian „ö“ k „eu“ en „Goethe“, „Europe“, sed „Europo“, modifante la longan „e“ per mallonga, malforta „u“.
Al 3): Ni forlasu komparon kun hundgrumblado aŭ anserblekado, kiuj ambaŭ niaopinie havas nenion similan kun la prononco de „ĥ“! Oni prononcas kiel en la germanaj „ach, Bach, Dach“ ktp, sed ne kiel en la germ. „nicht, Gesicht“ ktp. Efektive tiu sono estas nur plifortigita „h“. Oni scias, ke „h“ estas malfacile elparolebla por „francoj, grekoj, hispanoj, araboj, rusoj“ k. a., k ofte ilia provo perforte elbuŝigi ĝin, kondukas al la formado de la esperanta „ĥ“. Tiu lasta litero estas „h“, en kiun miksiĝas neplenformite la konsonanto „r“ (oni komparu la sonproksimon ĉe la germanaj vortoj „dort“ k „Docht“!).
Al 4): Mankas, certe neintencite, la signo (tr) en la „Plena Vortaro“ ĉe „rompi“. Sed certe tiu verbo havas ĉiam transitivan karakteron k por ĝin netransitivigi, oni devas krei la formon: „rompiĝi“.
Pri ceteraj demandoj de l’sama K-do ni respondos en iu venonta n-o.
L. L.
Kiel mi fariĝis esperantisto.
Mi estas nur malriĉa mizerulo. Ĝis mia 17-jara aĝo mi ne komencis scii legi nek skribi. Mi ĉiam laboris en kotonfabriko. Post mia labortago mi iris en lernejon du horojn ĉiutage. Mi tiam loĝis en vilaĝeto apud la fama monto Montserat. Hejma mizero malpermesis al miaj gepatroj sendi min en lernejon.
Estante 16-jara fraŭlo, mi forlasis tiun vilaĝeton k aliris la ĉefurbon Barcelono. Tie mi
¹ Havebla pere de la SAT-librejo. Prezo: 5 svis. fk.
— página 15 —
temo ĉiulecione, vi daŭrigante tiel ĝis fino povas diskuti kun ili pri ajna afero ne ricevonte la respondon „mi ne kuraĝas“. Ili eĉ embarasos vin, ne pro tio ke vi estas mem mallerta esp-isto, sed pro tio ke ili estas multaj k kapablas demandi pli ol unuopulo povas respondi . . .
Soares.
Klublaboron ne malhelpu senlaboreco!
Kelkfoje K-doj plendis en „S-ulo“ k aliloke, ke pro senlaboreco la nombro da lokaj klubanoj (grupanoj) malkreskis, k kelkloke oni eĉ estis devigata ĉesigi la klub-agadon, ĉar ne plu ekzistas membroj laborantaj k povantaj pagi la klub(grup)-kotizon.
Se la stato multloke estas vere tia, tiam la koncernaj klubgvidantoj ne procedas ĝuste. Dum la periodo de l’ ekonomia krizo nia agado devas esti eĉ pli intensa ol antaŭe. La klubkunvenoj devus esti vizitataj aktive k ĝuste la senlaboruloj devus esti plej aktivaj diskutantoj k studantoj, ĉar ili ja havas liberan tempon. En ĉiuj lab. organizoj senlaboruloj estas liberigataj de membrokotizo; la samon faru la esp. kluboj. Se unuopuloj ne plu kapablas aĉeti literaturon nek aboni al esp. gazetoj, tiuokaze la grupoj instalu bibliotekon k la gazeto iru de mano al mano, de unu membro al la alia.
Senlaboreco estu neniam kaŭzo por malmultiĝo de la grupanaro!
15 428.
Ĉe la Laboristaj Esperanto-Asocioj.
Al ĉiuj laboristaj esperantistoj en Ĉeĥoslovakio.
La 20-an de marto 1932 okazis en Praha jarkunveno de la Laborista Ligo Esperantista (LLE) en Ĉeĥoslovakio. Ĉar estas necese, ke ankaŭ en Ĉeĥoslovakio funkciu forta lab. propaganda asocio, kiu per eldonado de nacilingvaj propagandiloj k lernolibroj laboru por disvastigi esp-o inter tiulanda laboristaro, ni invitas vin aliĝi k kunlabori.
LLE havas nun 144 kotizintajn membrojn. Tio estas ridinda nombro por teritorio, kie la burĝa movado estas multe pli forta. Multaj laboristoj dronas ankoraŭ en la neŭtrala movado k estas venenataj per ties filistra spiritostato. Ni devas vicigi ilin al la klasa fronto, sed antaŭ ĉio devas enesti ĉiu konscia lab. esp-isto.
La jarkotizo por grupoj estas po 4 k. ĉ. por membro. Individuaj K-doj pagas 8 k. ĉ. kiel kotizon k 1 k. ĉ. kiel enskribpagon, por ĉiuj egale. La membroj ricevas dum tuta jaro Bultenon, kiu estas hektografita k senpage sendata al ĉiu membro. Ĉiu ankaŭ povas kunlabori al ĝi. La Bulteno aperas 200-ekzemplere. Ni posedas konton en la Poŝta Ĉekoficejo n-ro 87 136 en Praha.
La adreso de LLE estas: Laborista Ligo Esperantista, Praha VII., Domovina.
La komitato.
EN NIA MOVADO
KRONIKO
Aŭstrio. Bruck. La grupo okazigis kursfinfeston bone vizititan, kun gastoj el Leoben k Niklasdorf k kiel reprezentanto de l’liberaj sindikatoj K-do Remely. Deklamo de knabineto, paroladoj de komencanta K-do k daŭrigkursano, k de l’instruinto, K-do Herman. (AL-LE-Bruck). Linz. La grupo funkcias sufiĉe bone k ankaŭ la klubo ĉiam estas vizitata de pli ol 30 p. Monata klubgazeto „La verda rano“. Knittelfeld. Je 15. aprilo la grupo aranĝis lumbildparoladon, ĉe kiu K-do Cepuŝ montris korespond-bildkartojn el la tuta mondo, kolektitajn inter la grupanoj. Ĉeestis 300 p., inter ili proks. 100 senlaboruloj k junuloj, kiuj senpage povis ĉeesti. La aranĝo ŝajnas esti unu el la plej praktikaj propagandiloj. K-do Ritzinger, naturamika estro, helpis prizorgante la aparaton. Naturamikoj, sportuloj, fervojistoj ktp ŝajnas speciale varbindaj k varbeblaj. La grupo entute vigle laboras, kvankam mankas la pagantoj pro malriĉo. Unu kurso finiĝis paske k kelkaj infanoj ankoraŭ vizitas apartan kurson. La kursgvid. petas konsilojn de pedagogoj, kiel varbi la geinstruistaron. (7151.) — Hispanio. Valencia. La loka lab. esp. grupo senlace daŭrigas la propagandon en ĉiuj eblaj prol. lokoj. Ĝiaj trafaj flugfolioj estas popularaj en la urbo k ĉirkaŭaj vilaĝoj. Kelkaj kursoj funkcias, la plej gravaj en sindikatejo de gaso, lumo k elektro, en Libereca Ateneo k ĉe la socialista junularo (ĉi lasta kun sama kvanto da kursanoj kiel ĉe la komenco antaŭ 3 monatoj). La grupo havas ekskurs- k sport-sekcion, kiu multe helpas al propagando en la tuta provinco. La loka SAT-peranto (12 916) estis elektita prezidanto. La urba komunumo donas al la neŭtraluloj nun duoblan subvencion (mil pesetoj), sed ni ricevas nenion el ĝi. Tamen, eĉ en burĝaj medioj, nur ni estas konataj kiel esp-istoj pro nia aktiveco. (L. H.) — Norvegio. Trondjem. Per la loka lab.esp.grupo funkcias kurso laŭ Ĉe-metodo kun 22 gelaboristoj. (H. Ŝ.)
Gravan premion
ni promesas al tiu, kiu liveros taŭgan klarigon pri jena demando: Kiel oni povus havigi Jarlibron, „S-ulo“-n k „La Nova Epoko“-n al K-doj, kiuj povas pagi nur malaltan kotizon al sia esp. landasocio?
Por tiuj, kiuj ŝatas matematikon, ni elmetu jene la problemon: Per kia artifiko oni povus atingi, ke 15—5 = 40?
Kiam ni estos ricevintaj ĝustan respondon al la demando, aŭ seneraran solvon al la problemo, tiam ni tre volonte atentos la „raciajn“ dirojn de supersaĝuloj.
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
F. Linden: Kurs i Esperanto. 2-a eldono. Prezo: 90 oeroj. Eld. Förlagsföreningen Esperanto, Stockholm. 84 pĝ. Form. 12 × 19.
Pri tiu ĉi nov-eldono de l’bona lernolibro de Linden (por svedoj) ni povas nur ripeti, kion ni diris pri la unua: ĝi ŝajnas al ni tre zorge k sperte prilaborita, sekve rekomendinda por kursoj k memstudo.
F. Linden: Kurs i Esperanto, II. Sama eldonejo. Prezo: 90 oeroj. 96 pĝ. Form. 12×19.
Tiu ĉi 2-a parto de l’Linden-a lernolibro kompletigas la unuan k servas certe bone por perfektiga kurso. Esence ĝi estas aranĝita sur la bazo de la Ekzercaro de Zamenhof, kiu estas komentita. Ankaŭ artikolo el „S-ulo“ troviĝas en tiu parto. Kun bedaŭro ni trovis la neakceptindan terminon „uzino“; cetere neoficialaj vortoj preskaŭ ne troviĝas: ni notis nur voti, kiu troviĝas en la „Plena Vortaro“, sed tie havas alian sencon! L. donas al ĝi la sencon de „voĉdoni“. Aŭtoroj de lernolibroj evitu nepre tiajn arbitrajn difinojn!
N. B.
Raymond Schwartz: La stranga butiko. Kun multaj ilustroj de R. Laval. Esp. Centra Librejo, rue de Sèvres, Paris. 124 pĝ. Form. 12 × 16,5 cm. Prezo: 2.50 sv. fr.
Bonhumora, sprita, amuza estas tiu ĉi versaĵaro de Ŝvarc same kiel liaj antaŭaj verkoj. Ĝi honoras la profundan lingvan konon de l’aŭtoro k lian viglan imagemon. Ne ĉio ja estas samvalora en la kolekto, k ne estas konsilinde ensorbi tro multe da strangaĵoj el tiu „stranga butiko“ per unu fojo, . . . ĉar via favora impreso k bona humoro ŝanĝiĝus facile en la malon.
La lingvo estas senriproĉa, se ni esceptas la intence per idaĵoj plenŝtopitan versaĵon Lamentado (pĝ. 98)! Ni notis krome: gapi sencele promeni, neoficiala, sed en la P. Vortaro), skalpelo (tranĉilo; same), aperitivo (trinkaĵo; same), k la neologismojn: eskapi (forkure eviti), pundo (funto, monunuo), fotelo (apogseĝo).
N. B.
Sirkalendaro por 1932. Eld. Heroldo de Esperanto, Köln, Brüsselerstr. 94. Mur- k tablokalendaro kun semajnfolioj, sur kiuj estas presitaj spritaĵoj, anekdotoj, indikoj k konsiloj por esp-istoj. Prezo: (por muro) 1.50 mk.g., (por tablo kun metala submetaĵo) 3.20 mk.g.
Esp.-sigelmarkoj en 12 lingvoj, trikolore presitaj. Ĉiu lingvo en aliaj koloroj. Por la propagando en div. fakoj (trafiko, radio, sporto, turismo k. a.). Eld. Heroldo de Esperanto, Köln. 10 folioj (80 markoj) de unu lingvo kostas 0.55 mk.g., 100 folioj 4,40 mk.g. inkl. sendkostoj.
Viaj amikoj — la libroj, ilustrita katalogo de Heroldo de Esperanto, Köln. Eld. 1931/32. — 24 pĝ. plus kovrilo, sur bonega papero; gvidilo tra la eldonaĵoj de Heroldo. Senpaga.
Dudektria Universala Kongreso de Esperanto (Krakow, 1—8. aŭgusto 1931). Internacia Centra Komitato de la Esp.-Movado, 11, rue du Mont-Blanc, Genève. 124 pĝ. Form. 14½×22 cm. Prezo ne indikita. Ĝi entenas la protokolon pri la 23-a universala kongreso de esp-o k kun ĝi ligitaj aranĝoj, k la raportaron de l’oficialaj institucioj al tiu kongreso.
D-ro Emil Pfeffer, Wörterbuch Esperanto-Deutsch (Vortaro esp.-germana). 4-a eldono (16-a ĝis 18-a miloj). Eld. Steyrermühl-Verlag, Tagblatt-Bibliothek, Wien. 48 pĝ. Form. 12×18 cm. Prezo: 0.30 mk.g.
La malkara prezo de l’vortaro malgraŭ ĝia sufiĉa amplekso (ĝi entenas ĉiujn oficialajn vortojn k ankaŭ aron da fakesprimoj) faras ĝin tute rekomendinda al germanlingvanoj; la alta eldonkvanto pruvas cetere ĝian ŝatatecon.
Curso Popular de Esperanto, verkita de Costa Junior. Eld. Nova Vojo (lab. esp. societo), Rua do Ataide, 6,1. Lisbono. 23 pĝ. Form. 11×15 cm. Prezo: 2.50 esk.
[REKLAMO p.15] La MEMORON PLIFORTIGAS k PERFEKTIGAS laŭ metodo trifoje premiita de la Pariza Akademio Prof. de mnemoniko D. FAJNŜTEJN-VILNO, Zawalna 15 (Pollando). Dank’ al mia metodo, bazita sur leĝoj de psikologio, fiziologio, logiko k pedagogio, la MEMORO restariĝas ĉe tiuj personoj, kiuj ĝin perdis, pliboniĝas ĉe tiuj, kiuj havas malbonan k perfektiĝas ĉe tiuj, kiuj havas bonan; samtempe foriĝas la DISTRECO k maldiligento, fortiĝas la VOLO k pliboniĝas ĉiuj psikaj kapabloj ĉe personoj ĉiuaĝaj. Postulu senpage prospektojn de la memorfortiga kurso en esperanto.
— página 16 —
Tiu ĉi 12-leciona libreto ja ne sufiĉas por finlerni esp-on; sed ĝi estas trafe verkita sur la bazo de la franclingva „Cours Rationnel“ (FEO-eldono) k krome estas en ĝi por kompletigo rekomendita „Petro“ (nia SAT-eldono). Certe niaj portugaliaj K-doj ĝojos havi nun sian propran lernolibron!
Aleks. Bezimenski: Socialismo. Poemo. Elrusigis N. V. Nekrasov. „Ekrelo“, Leipzig, 1931. — 40 pĝ. Form. 11,5×15. Prezo: 0.40 mk. g.
La aŭtoro, kiu estas antaŭ ĉio ano de sia Partio, bolŝeviko, k nur duavice poeto, instigas per siaj liberritmaj versoj al konstruado de l’industrio en Sovetio, al plenumo de la taskoj de l’Kvinjarplano. La traduko de tiuj nov-spiritaj versoj estas lerte farita.
Geo Milev: Septembro. Poemo. El la bulgara trad. de Sa-Ma. „Ekrelo“, Leipzig, 1931. — 30 pĝ. Form. 11,5×16. Prezo: 0.20 mk. g.
Hakritme ĵetitaj vortoj, senspiraj, tirantaj el ombro en ekfulman akran lumon scenojn el la civila milito en Bulgario. Pafoj, sango, pendigoj . . . Ni notis kelkajn preseraroj k neologismojn en la ĝenerale bone prizorgita traduko.
Onisabro Deguĉi, Fundamento de Animo. Oomoto Propaganda Oficejo, Kameoka, Kiotohu, Japanio. 48 pĝ. Form. 12 × 19. Prezo: 0.70 sv. fk. (0.30 jeno).
Kun aplombo la Oomoto-ĉefo prezentas al ni sian novan religion, en kiu ĉiuj homaj k sociaj problemoj ricevas solvon, ofte en absurde naiva formo: nenia progreso en la spirito rimarkebla depost la biblia epoko; „Li“, kun granda L k kun sia portreto sur la unua paĝo, fantaziante mokas la racion; Li havas sendube sukceson, ĉar . . . kredemuloj ja ne mankas!
Unio de Militantaj Ateistoj en USSR k ĝia laboro. OGIZ Moskovskij Raboĉij, 1931. — 40 pĝ. Form. 14 × 22. Prezo ne indikita. Adr.: C.K. de Unio de Militantaj Ateistoj, Moskvo, Sretenka 10.
RADIO-PROGRAMO:
5. majo: 22.05—22.30: Leningrad, 1000 m, informoj (same la 9. k 12. 5.) 23.00—23.30: Minsk, 117,3 m, parolado (same la 8., 11. k 14. 5.)
7. majo: 20.15—20.25: Lyon-la-Doua, 466 m, parolado (same 14. 5.)
8. majo: 9.00— 9.30: Ljubljana, 576 m, parolado. 9.10— 9.35: Hilversum, 298 m, lab. kurso.
12. majo: 22.35—22.45: Breslaŭ-Gleivitz (325 k 253 m): Je la Goethe-jaro I.
17. majo: 16.30—17.30: (Amsterd. tempo, 17.10—18.10 MET) Hilversum, 298 m, pac-alvoko 5-lingva, ankaŭ esp-a.
MEMORNOTO
Represis el „S-ulo“:
Arbeitertribüne, Ŝtutgart, 19. 3., kial parolas la homoj?; Tagblatt, Linz, 13. 3., vivo de l’laponoj; Der Funke, 17. 4. reakcio en Estonio, resumite.
Pri la SAT-Kongreso raportis:
New Yorker Volkszeitung, 24/3.
Represis el „La Lernanto“:
Der Funke, 21. 4., homo de l’marso.
Represis el „La Nova Epoko“:
Der Funke, 22. 4., brigadoj de sov. verkistoj.
NIA POŜTO
Lisbona esperantisto. — Ni ĉiam konsentas ne publikigi la nomon de niaj kunlaborantoj, sed ni mem volas almenaŭ koni tiun nomon k neniam konsentas publikigi ion de anonimulo. Se vi ne fidas al ni, kial do ni fidus al vi? — E. L.
14 561. — Vian manuskripton ni uzos en „La N. E.“
1163. — „LNE“ n-o 96 (sept.) ne aperis.
Schwarz (Beverwijk). — Ŝlosilo al „Petro“ ne ekzistas.
16603. — Aplikas kotizdif. por kongres[nelegebla]ot. Ni bone ricevis 50 guld. Dankon! [nelegebla] atestis ricevon per pk, la 19. 11.
1358. — Jes!
Adm.
KORESPONDADO
Unu enpreso, simpla trilinia anonceto kostas 0,80 mk g., ĉiu plia linio 0,50 mk. g. — Grandaj anoncoj kun kadro: po kv. cm. kostas 0,20 mk. g.
AŬSTRIO
20 filatelistoj dez. interŝ. PM, kolekt. aŭ individue kôl. Resp. gar. K-do Mittermayer F., Linz, Wr. Reichsstr. 2.
ĈEĤOSLOVAKIO
2 K-doj koresp. kun Gek-doj ĉl., pri ĉ. temoj, interŝ. gaz., ilustraĵojn ks. Certe resp. Adr.: Ruad Pach, Plzenska 95, Praha-Smichov.
Gekursanoj de „Arbeiter Mandolinen Verein“ (Lab. Mandolinunuiĝo), Röhmheldg. 14, Reichenberg, kôl, L, PK, gaz.
ESTONIO
Junsocialista societo en Anstla, poŝtkesto 8, serĉas koresp-adon kôl, pri politiko, ekonomio k lab. movado. Lab. societoj preferataj. Ni nepre resp.
Rondeto de Gek-doj koresp. kôl, pri ĉ. temoj, L, PK, PI. Resp. garantiata. Adr.: K-do Teng, maavalitsus, Kuresaar.
FRANCIO
Mi serĉas Sovetian K-don kiel korespondanton. Resp. gar. Galland, 8, rue Gambetta, Malakoff (Seine).
GERMANIO
10 K-doj dez. koresp. pri ĉ. t., kôl, krom Germanio. Sendu ĉion al: K-do H. Hillingmeier, Witte-Wie 2, Bochum-Langendreer.
4 gelernantoj dez. koresp. kôl, pri ĉ. temoj. Adr.: K-dino Ilse Michael, Jugenderholungsheim, Otteñdorf (Sächs. Schweiz).
HUNGARIO
Gek-doj dez. koresp. kôl, pri ĉ. t. Adr.: Bardo Gasztonné, Damjanics-u. 35, Budapest.
NEDERLANDO
20 gelernantoj dez. koresp. pri ĉ. temoj kun eksterl. Gek-doj. Skribu multnombre al: K-do C. Prins, Nigellestraat 57, Amsterdam-N.
SOVETIO
K-dino Djomina Agafia, str. Davitaŝvili N. 1, Tiflis, dez. kor. kôl pri ĉ. t., precipe pri vivkondiĉoj de laboristinoj.
K-do Museridze Severjan, str. Pressa (Civ. Bolŝaja Vankskaja), Tiflis, dez. kor. kôl instruistoj pri politika, instrua, kleriga k. a. temoj.
Junkomunistino Bagdasarova Tamara, str. Klara Zetkina N. 1, Tiflis, dez. kor kôl pri revol. movado k vivsituacio de gejunularo.
K-do Petrov-Novoĥodĉenko, Vostoĉnaja 17, kv. 2, Rostov-Don, dez kor. kun gejunuloj pri polit. temoj k vivkondiĉoj de metalistoj, interŝ. gaz. k afiŝojn.
K-do Juskovskij (lab.), Kolontaevskaja 55, ugol Kosvenoj, Odeso, serĉas serioz. kor. kun esp-istoj el ĉl. pri ĉt.
K-do Sapovski P. A., 3-a Slobodskaja 107, Mariupol, dez. kor. pri kalkulado en industrio k kooper. ĝenerale k aparte pri speckalkulado pri materialoj, ankaŭ pri aliaj temoj.
SVEDIO
15 kursanoj koresp. kun komencantoj. Skribu simple k klare! L, PI, gaz., kôl. Adr.: K-do Th. Johnzon, Gyttorp.
Grupo de masonistoj en Stokholmo, kiu studadis esp-on dum la pasinta vintro, dez. individuan koresp-adon kun eksterl. Gek-doj. Skribu multnombre! Resp. garantiata. Adr.: Stockholms Murarefackföreningen (Esperanto), Barnhusgatan 14/I., Stockholm.
Studrondo serĉas individuan korespondadon pri ĉ. temoj kôl. Bonvolu skribi klare k legeble. Ni certe respondos. Adr.: K-do Emil Nilsson, Brevl. 513, Klippan (Svedio).
[REKLAMO p.16] ETERNA BUKEDO estas la plej nova granda verko de K. KALOCSAY entenanta senvelkajn florojn el la poezioj angla, bulgara, ĉeĥa, ĉina, egipta, estona, finna, franca, germana, greka, hebrea, hispana, hungara, itala, japana, latina, nederlanda, pola, portugala, rumana, rusa, sveda. Interpretite per perfekta formo, mirinda trasento kaj enlula vortmuziko estas en la libro poemoj de: Faraono AHN-ATON, Reĝo SALOMON, HORATIUS, CATULLUS, ANAKREON, St. FRANCISKO DE ASSISI, SAPPHO, WALTER VON DER VOGELWEIDE, DANTE, LOPE DE VEGA, RONSARD, CHAUCER, SHAKESPEARE, MILTON, SPENCER, KEATS, SHELLEY, GOETHE, SCHILLER, HEINE, LENAU, BAUDELAIRE, VERLAINE, LAMARTINE, VICTOR HUGO, VERHAEREN, VRCHLICKY, MICKIEWICZ, VAZOV, LI-TAI-PO, PETÖFI, ADY, HITOMARO, CURAJUKI, PUŜKIN, LERMONTOV STRINDBERG, HENRIETTE ROLAND HOLST, STECCHETTI, CARDUCCI, LEOPARDI, CAMOENS, UNDER, SEMPER kaj ceteraj. La volumo, 13,5×20 cm. granda, 352-paĝa sur unuaranga papero en duonleda bindo kostas usonajn dolarojn 2.20. Aldonu 10% por sendkostoj. Eldonis LITERATURA MONDO, Budapest IX. Mester-u. 53. V. 7. Mendu ĉe la eldonejo, ĉe la reprezentantoj de LITERATURA MONDO aŭ ĉe la Administrejo de SAT, Leipzig O. 27.
ENHAVO
| paĝo | |
|---|---|
| Impresoj el Japanio | 163—164 |
| Rasmiksiĝo en Usono | 164 |
| Fondo k evoluo de la societo „Popola Asekuro“ en Germanio | 164—165 |
| Mortis G. Habrman | 165 |
| Teruraĵoj el Brazilio | 166 |
| Peko kontraŭ la paragrafo 218 de la germana punleĝaro | 166—167 |
| Mortaj lingvoj | 167 |
| Kvinjarplano de la socialdemokrata partio en Aŭstrio | 167 |
| Kio estas framasonismo? | 167—168 |
| La klasbatalo tra la mondo | 168 |
| Diskutejo | 169—170 |
| Tra Esperantio | 171—174 |
Presejo Oscar Wettig, Gelnhausen (Germanio)
N.º 388, 19 de mayo de 1932
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
[BILDO p.1 | 28,2,68,11] Emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» antaŭ terglobo kun meridianoj kaj kontinentoj.
8-a JARO, N-o 388 — LEIPZIG, 19. / 5. 1932
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
APERAS dusemajne | REDAKTEJO: 14, av. de Corbéra, Paris 12e. – GVIDANTO: E. Lanti. – SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. – ADMINISTREJO: R. Lerner, Kolmstr. 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS dusemajne
La situacio de l’polia proletaro.
Post la salajro-bataloj en la orient-sileziaj fer- k karbindustrioj, kelkaj faktoj estos utilaj por pli bone kompreni la situacion de l’polia proletaro. Ĉi tiu estas unu el la plej subpremataj en Eŭropo.
La industria proletaro en Polio, do, la portanto de sindikataj k politikaj bataloj, estas malmulta laŭ nombro. Polio estas tipa agrara lando. 64% el sia enloĝantaro havas agrikulturajn profesiojn, nur 14% laboras en industrio k minejoj. Por la batalo de l’ industria laboristaro tio ne signifus ion malfavoran, se ĝi havus subtenon per klerigita k progresinta kamparanaro, kiel ekz. en Danio. Sed Polio estas ne nur agrara lando, sed agrara lando regata de grandbienularo. En Germanio ekz. ekzistas proksimume 23 000 grandbienuloj, kiuj posedas preskaŭ kvaronon de l’tuta kulturita tero germana. Kaj tiuj homoj decide influas la germanan politikon. En Polio, 19 000 grandbienuloj posedas pli ol 40% el la tuta kulturita areo!
Polio, same kiel la antikva Romo, jam unufoje pereis pro siaj grandbienoj. Tutkompreneble la posedantoj de la grandbienoj estis la „nobeloj». Ekde la 16-a ĝis la 18-a jarcento (1572–1772) ili subjugigis k ekspluatis la terkulturistojn de sia distrikto laŭ ĉia maniero. Tial la invadintaj najbaroj renkontis konsiderindan reziston nek ĉe la putrinta reganta klaso, nek ĉe la tute malfortigitaj kamparanoj, k facile ili povis disdividi la antaŭe tiom fortan Polion.
*
La servuto de l’kamparanoj ekzistis en grandaj partoj de Polio ankoraŭ ĝis meze de l’pasinta jarcento k ankoraŭ pli longe en sia plej akra formo. Ankoraŭ ne pasis 70 jaroj, de kiam en la antaŭe rusia parto estis liberigitaj la lastaj kamparanoj.
Eĉ hodiaŭ ĉiu tria polo ankoraŭ ne povas legi nek skribi. En la orientaj distriktoj Volinio k Podlezio eĉ 79 k 71% de l’loĝantaro estas analfabetoj. Preskaŭ nenie en Eŭropo la eklezio havas tian potencon super la kampara proletaro kiel en Polio. Oni rakontas, ke en 1920, dum la mobilizado kontraŭ Sovetio. en la kamparaj distriktoj okazis preskaŭ neniuj anoncoj al militservo. Nur kiam la pastroj — kiel ĉie — subtenis la militon k rekomendis de sur la pupitro al siaj kreduloj anonci sin al militservo, 100 mil viroj sekvis tiun rekomendon. Cetere tio estas bonega ilustro al la „naciismo» de l’polia proletaro! Ĉe balotoj, la pastroj akompanas la kamparanojn, kiuj ne scipovas legi nek skribi, al la urno k „instruas» ilin, kiun ili elektu.
*
Polio havas laŭvorte bonan leĝon pri terpropraĵo. Ĉar ĝi estas tiom bona, ĝi baldaŭ trovis tre akran kontraŭecon de l’grandbienularo k eklezio. (Nur el arbaroj la eklezio jam posedas areon da 85 mil hektaroj.) Laŭ tiu ĉi leĝo ĉiu grandbienulo povas esti senproprigata ĝis areo da 60–400 hektaroj, por pligrandigi et-bienojn aŭ krei novajn kampulajn bienojn. Ne mirige, ke grandbienularo k eklezio sin sentas endanĝerigataj! Sed la registaro utiligis la leĝon nur por senproprigi k forpeli la naciajn malplimultojn, kiuj en Polio estas tre multnombraj. En dek jaroj (de 1919 ĝis 1929) estas nove instalitaj, ĉefe por domaĝo al la naciaj malplimultoj, 435 mil kampulaj bienoj, parte per pligrandigo de tro malgrandaj bienoj, parte per kreo de novaj. Kiam ĉi tiu „enlanda kolonio», nun disdividita de la polia registaro pro nuraj naciecaj kaŭzoj, estos elĉerpita, tiam la terpropraja leĝo certe estos likvidata. Tamen, sen ties parta apliko la situacio de l’polia proletaro certe estus ankoraŭ pli malbona ol nun.
*
Malgraŭ la bonaj internpolitikaj efikoj de tiu agrara leĝo, la grandega kreskado de naskoj en Polio devas nepre konduki iam ajn al katastrofo en tia lando de grandbienularo, kiu en ĉiam pli kreskanta grado ne sukcesas forŝovi la „troajn» loĝantojn. Malgraŭ mizeregaj higienaj cirkonstancoj k malgraŭ senĉesaj perdoj pro formigrado, la polia loĝantaro kreskis en la pasintaj 10 jaroj je 17%. Eĉ neniu lando kun konsiderinda enmigrado (k kun komparebla statistiko) povas prezenti similan kreskon de l’loĝantaro en sama tempo . . .
*
Por la daŭro k por la meza nombro, la situacio de l’industria laboristaro estas destinata per la situacio de la kampularo k per la eblo reiri sur la kamparon ĉe tro malbonaj kondiĉoj en la industrio. La situacio de la kampula bieno, „nefermata» (akirebla) al la industria laboristo estas la bazo de ties salajro-kondiĉoj.
Sed: Laŭ la jam nomitaj faktoj ne estas mirige, ke la polia kampularo prezentas tre malaltan salajro-bazon (malgraŭ la relative energia enlanda koloniigado). Same ne estas mirige, ke en Polio la grandbieno kiel entreprena formo superas la kampulan etbienon. La kampularo konsistas grandnombre el analfabetoj, k estas tenata en profunda superŝtico; krome ĝi estas edukita de infanaĝo al servutemo kontraŭ pastroj k la regantaj grandbienuloj. Tiaj homoj ne povas intense mastrumadi. Sed por la malintensa mastrumado mankas al ili la tero. Ridinde k senpripense estas aserti, ke la polia kampulo estas servutema, malpura k neklera, k ke li mem estas kulpa pri sia mizero. Servutemo, malpuro k neklero estas la sekvoj de la mizero samgrade, kiel ili povas esti ankaŭ ĝia kaŭzo.
*
Por ekkoni kiel malalta fakte estas la vivteno de l’polia proletaro, jam
— página 2 —
176 — SENNACIULO
sufiĉas rigardo al la migrantaj laboristoj poliaj. Ili faras longajn vojaĝojn por labori sub la mizeraj kondiĉoj, kiajn donas ekz. la germanaj grandbienuloj aŭ la francaj minejoj. Sed por tute kompreni, sur kian salajro-nivelon oni trudis la orient-sileziajn laboristojn per salajro-malaltigoj ĝis 20%, por tio servu jenaj nombroj: En aŭgusto 1930 — ĉe la komenco de la ekonomia krizo en Polio — la realaj salajroj de l’poliaj laboristoj atingis maksimume 85% de la antaŭmilitaj salajroj. La nominalaj salajroj tiam estis:
potagaj salajroj — aŭgusto 1930:
Karb-distrikto Dombrovo k Krakovo: hakisto sub la tero 9,88 zlot. (1,10 dol.) laboristo sur la tero 5,70–6,08 zlot. (0,64–0,68 dol.)
Orient-Silezia distrikto: hakisto sub la tero 10,98 zlot. (1,22 dol.) helphakisto sub la tero 10,08 zlot. (1,14 dol.)
Teksindustrio — en Lodz: teksisto aŭ ŝpinisto 8,02–8,65 zlot. (0,90–0,97 dol.) en Bialistok: ŝpinisto 5,35 zlot. (0,60 dol.) teksisto ĉe 6-10 teksm. 7,13 zlot. (0,80 dol.) ŝpinistino 5,48 zlot. (0,61 dol.) en Biala: ŝpinisto ĉe 4 aŭtom. ŝpinmaŝ. 9,22 zlot. (1,02 dol.)
*
Krom la ekonomia k kultura mizero, per kiu la polia proletaro estas ŝarĝata, ankaŭ tre inda registaro sub la ĉefa influo de Pilsudski premas sur ĝin. Pri Pilsudski oni rakontas, ke li en 1905 kiel bandito faris surprizatakon al vagonaro. Liaj faroj kiel reganto ne kontraŭas ĉi tiun rakonton, kiu eble estas nura famo. La ekstera politiko estas karakterizata per la konata rabiro al Vilno, la interna per la senkompata subpremado al la naciaj malplimultoj, ja al ĉiu opozicio kontraŭ la registaro. En la polia parlamento, la Sejm, sidas preskaŭ nur jesdirantoj por la ministraro. El 440 deputitoj 326 estas anoj de la registara parti-unuiĝo k de la partioj favorantaj la registaron (klerikaluloj, grandbienuloj, industriistoj, mezklasanoj). Konforme ankaŭ aspektas la buĝeto de Polio, en kiu preskaŭ la duono de ĉiuj elspezoj estas uzata por la militistaro.
*
Certe tiuj malmultaj faktoj ne povas doni al ni kompletan bildon pri la situacio de l’polia proletaro. Tamen ili montras, kiel fortega estas la premo, kiu pezas sur la tieaj laboristoj k kampuloj. Ĉi tiu premo estas multe pli forta ol eĉ en la nuna Germanio, egale ĉu ni rigardas la ekonomian, kulturan aŭ politikan flankon. Krome aldoniĝas tre grava cirkonstanco: Fakte en Germanio necesas nur, ke la klaskonscia laboristaro rekonsciiĝu pri si mem, por almenaŭ mildigi la premon de la ekspluatanta klaso; ĉar ĝi disponas pri la spiritaj k organizaj kondiĉoj por tio. Sed en Polio multaj spiritaj k organizaj kondiĉoj por la efektivigo de la proleta povo ankoraŭ tute mankas. En Polio, tradicio, malriĉo, eklezio k nobela regado kune havas favoran ŝancon fari dum antaŭvidebla estonto malkonsiderinda ĉian klaskonscian laboristan movadon, sur kiun niaj K-doj apogas sin dum salajro-bataloj kiel nun en Orient-Silezio. Tiom pli grava estas por ni, montri al tiuj luktantaj K-doj internacian solidaron.
Berta Rode en „La Fajrero» (Der Funke).
Por ŝtopi la breĉon
- listo.
16429 M. Lampl (Graz) ŝil. 1.– 3477 K. Deutschle (Basel) fr.sv. –.75 17226 W. Mook (Groningen) guld. 1.50 12715 S. Otsen (Amsterdam) guld. 1.50 17403 H. Koopman (Rotterd.) guld. 1.50 17404 G. v. Dienst (Rotterd.) guld. 1.50 17011 W. J. Eerdmans (Rotterd.) guld. 1.50 17375 B. M. Eerdmans (Rotterd.) guld. 1.50 5525 Michel (Leipzig) mk. 2.50 16458 J. Liedermoj (Amsterd.) guld. 1.50 Sekcio Amsterdam II F. L. E. guld. 2.– Sekcio Amsterdam VII F. L. E. guld. 2.10 Sekcio Amsterdam X F. L. E. guld. 3.50 Salutvespero, Kongreso F. L. E. guld. 8.– 1768 N. Bartelmes (Paris) fr.fr. 15.– 1 E. Lanti (Paris) fr.fr. 30.–
Rezulto de la lastaj elektoj en Aŭstrio.
La 24-an de aprilo 1932 okazis en kelkaj aŭstriaj provincoj k ankaŭ en Vieno novelektoj por la komunumoj k landparlamentoj. Mi ne volas citi ĉi tie amason da nombroj, sed nur komuniki, ke ĝenerale la socialdemokrata partio preskaŭ ĉie ricevis malpli da voĉoj ol antaŭe, kvankam la perdo ne estas tro grava. La komunista partio, kiu havas tre malmultnombran anaron, sukcesis duobligi sian voĉonombron, kio tamen apenaŭ influas la politikan povon de tiu partio. Surpriza estis la triumfa sukceso de la faŝistoj („naci-socialistoj»=hokokrucanoj), kiuj atingis grandan plimultiĝon de la voĉoj, kvankam je kostoj de aliaj burĝaj partioj.
Pri la elektorezulto en Vieno mi iomete pli detale raportas, ĉar tie la antaŭelekta batalo estis precipe vigla k akra. Oni elspezis sumegojn por la propagando, dum dekmiloj da senlaboruloj malsategas. Vieno ja estas la fortikaĵo de la soc. dem. partio, kiu depost la jaro 1919 administras la aŭstrian ĉefurbon. Fanatika malamego de l’burĝaro direktiĝas kontraŭ la faroj de la soc. dem. urbadministrantaro, kiu — spite la krizo — konstruigis 60 mil loĝejojn, modernigis la instrumetodojn en la lernejoj, reformis k plivastigis la publikan prizorgadon (por maljunuloj k malriĉuloj), subtenis la lab. sportmovadon, famigis sian hospitalon per aĉeto de 5 gr. da radiumo por kontraŭbatali la kanceron ktp. ktp. Ĉio ĉi estis ebligata per impostoj, kiujn devis pagi plejgrandparte la riĉuloj. Oni esperis, ke tiu agado konvinkos la loĝantojn, ke la soc. dem. partio pleje indas por administri la urbon k sekve ĝia elektantaro konstante kreskos. Fakte la partio dum ĉiu elekto ricevis pli da voĉoj ol dum la antaŭa k la partiaj jurnalistoj jam kalkulis, kiam la partio per tiu kresko atingos la plimulton en la tutaŭstria parlamento . . .
Tiu kalkulado evidentiĝis kiel senbaza ludado. La voĉoj por la soc. dem. partio subite malkreskis je 24 748! En la nova komunuma konsilantaro de Vieno estos 66 socialdemokratoj, 19 kristan-socianoj k — 15 faŝistoj (kiuj antaŭe havis neniun mandaton!). Komparo kun la antaŭa mandat-nombro ne estas ebla, ĉar ĉi tiu estis malpliigata. (Cetere estas kuriozaĵo de la elektoleĝo, ke la faŝistoj por 201 455 voĉoj ricevis 15 mandatojn, dum la komunistoj por 21 949 voĉoj eĉ ne unu mandaton.)
Oni nun diskutas, ĉu la elektorezulto signifas progreson aŭ malprogreson por la proletaro, kiun denove reprezentas nur la soc. dem. partio. Vieno ja restis „ruĝa», jes. La esperoj de la reakcio ne efektiviĝis. La kristan-socia partio suferas gravan malvenkon. Sed aliflanke la venko de la faŝistoj estas pensiga. Kaj ankaŭ la soc. dem. partio perdis 24748 voĉojn! Kiel tio povis okazi? Malgraŭ la grandiozaj faroj de la komunumo!
Ĉu sukceso, ĉu malsukceso? Oni devus jesi ambaŭ demandojn. La soc. dem. partio ne estas venkita, sed ĝia kresko estas haltigita. Kial? Neniu prudenta homo povas nei, ke multo estas farita por la bono de la laboristaro. Sed oni ankaŭ ne povas ne vidi malindaĵojn en la partio: karieremon, imiton de burĝaj kutimoj, egoismon. Ekzistas gvidistoj k gvidistetoj, kiuj havas plurajn postenojn k sekve plurajn enspezojn, dum aliaj partianoj ne havas eĉ unu salajron. En la partio estas sufiĉe da karieristoj, kiuj tute ne kondutas prolete. Regas favorado, intrigado, eĉ koruptado. La loĝejoj en la komunumaj domoj estas nejuste disdonataj. Kelkaj ĝuas ĉiajn avantaĝojn de la partio, aliaj nenian. Anstataŭ iniciati klasbatalon, la kleriga fako de la partio aranĝas — maskobalojn!
Tio kompreneble kreas atmosferon de nekontento k kverelemo. La simpla partiano vidas, ke la amikoj k parencoj ĉirkaŭ la influhavantoj senescepte atingas postenojn en aŭ pere de la partio. Por ili tio ŝajnas esti la ĉefaĵo de la movado. Neniu montras idealismon, kiun oni postulas de la partimembraro. Ĉiu unuavice zorgis pri si. Kaj nun la ofichavantoj deziras, ke ne okazu ia ŝanĝo, pro ili! La mizeruloj tion ne bezonas timi k iuj malesperuloj eble — ne kredante ian helpon laŭ nuna reĝimo — voĉdonas por la faŝismo. Jen la danĝero, kiun la partio en propra intereso devus pripensi. Nur la apliko de proleteca taktiko, la purigado de l’ partiaparato garantias la supreniron.
Ruĝa Observanto.
— página 3 —
SENNACIULO — 177
Akcidentoj dum manifestacioj.
[BILDO p.3 | 8,9,42,31] Karikaturo: skeleto en uniformo de nacisocialista ataktaĉmentano kun hokokruca brakbendo staras sur strato; sur la muro malantaŭe hokokrucoj kaj la surskribo «DEUTSCHLAND ERWACHE»; sur la trotuaro kuŝas mortigita homo.
Preskaŭ ĉiutage la gazetaro en Germanio raportas pri interbatiĝoj pro politikaj kialoj. Rezulto estas kelkaj grave vunditaj aŭ eĉ mortigitaj proletoj. Ne pensu, ke ĉiuj el ili estis batemaj k ke pacema civitano ne povas tiele „akcidenti»!
Nuntempe neniu povas resti neŭtrala rilate al politiko, tion vi komprenas. Se vi decidiĝis por partio, oni ne lasas vin trankvila, ĝis vi surmetas insignon. Publike vi montru: Jen faŝisto, aŭ komunisto aŭ ano de la Fera Fronto, kiun formas la proletoj, kiuj inklinas al la socialdemokrata partio. Tiam vi tuj rimarkas, ke la konduto de la pasantoj aliiĝis rilate al vi. Antaŭe fremduloj tute ne atentis vin. Nun homoj, tute nekonataj al vi, faras mienon saluti vin, aliaj malŝate malsuprentiras la buŝfinojn, kelkaj eĉ sulkigas la frunton k perokule sendas minacan fulmon al via insigno: Gardu vin!
Multaj „akcidentoj» okazas dum politikaj manifestacioj. La nacisocialistoj komencis tute metode ataki unuopajn rigardantojn, kiuj estis rekoneblaj kiel „subhomoj». Niaj faŝistoj inventis tiun ĉi titolon por ŝajnigi malestiminda ĉiun, kiu arogas havi politikan konvinkon malplaĉan al la savontoj de Germanio.
Virinoj ne rajtas manifestacii kun la nacisocialistoj, kiuj tre emas ludi rolojn de militistoj. Ili marŝas tre discipline, en bone orditaj grupoj, kiel soldatoj. Ĉar la germana popolo sentas ĝojon vidi tion, la aliaj partioj imitis k aranĝis ankaŭ senvirinajn manifestaciojn.
Sed nun pri la heroaĵoj dum marŝado. Kiam oni rekonis iun el la publiko kiel kontraŭulon, subitege el la marŝantaro saltkuras kelkaj fortikuloj, per gumbastono, ŝtalvipo aŭ nuda pugno kruele bategas la sensuspektan solulon. Ekfajfo! — Kaj denove la vicoj estas en ordo, neniu forestas. Preskaŭ nerimarkeble la kulpuloj ŝanĝas sian lokon en la marŝanta grupo. Helpemaj personoj forportas la sveninton, al kiu oni povas gratuli, se li perdis nur kelkajn dentojn k ne la vivon.
Ĉu la polico ne klopodas eviti tiajn fiaĵojn aŭ almenaŭ kapti la krimulojn? La polico ne kulpas ĝenerale. Ĉia[?] manifestacion akompanas specialaj aŭtomobiloj, en kiuj sidas 8–40 policistoj, la pafilon ĉiu tenas en la manoj. Sed kiu serĉas, tiu trovas okazon ataki, ĉar la polico ne povas daŭre kontroli la tutan viraron. Krome la junuloj agas ja ne spontanee, sed intence.
Ne malofte okazis, se la polico sukcesis surprizi la atencintojn, tiuj poste ĵuris, ke la viktimo komencis senmotive ataki ilin k ili devis defendi sin, ĉu ne? La juĝistoj en Germanio — sed tio estu aparta ĉapitro!
Dum longa tempo la faŝistoj havis kvazaŭ monopolon en la kapablo tiele konvinki la baraktantan germanan popolon. Ili tre fieris pri la kuraĝo de la ataktaĉmentoj k primokis precipe la anojn de Regna Standardo, respublikana ŝirmligo, kiujn oni nomis regnaj bananoj eĉ en gazetara teksto, pro ilia sendanĝereco. Sed en la lastaj monatoj la pacienco de la respublikanoj elĉerpiĝis. Kontraŭ la ordonoj de la ĉefoj la junuloj de la plej aktivaj taĉmentoj imitis la metodon de la faŝistoj k senindulge atakis ĉiun, kiu portis insignon kun hokokruco. Fine la registaro malpermesis por limigita tempo surhavon de politikaj insignoj.
Ekde la 13-a de aprilo la nacisocialistaj ataktaĉmentoj estas malpermesitaj. Sendube ili daŭrigas ekzisti, kaŝite, kiel la komunista ligo de ruĝfrontbatalantoj. La ekscititaj k indignitaj burĝaj gazetoj k asocioj bombardas la registaron per postuloj k petoj malpermesi ankaŭ la Regnan Standardon, ĉar ties anoj plejparte simpatias kun la socialdemokrata partio. Tre malamata k kalumniata estas ankaŭ la Fera Fronto, la unuiĝo de libera sindikataro, liberaj sportuloj, Regna Standardo k socialdem. partio, la sola organizo, kiu povas bari la vojon al la regema reakcio . . .
Ŝufoman.
[REKLAMO p.3] ĈIUJN (grandaj vertikalaj literoj) de vi bezonatajn esperantaĵojn, el kiu ajn eldonejo (librojn, broŝurojn, lernilojn ktp) vi povas mendi ĉe la ADMINISTRACIO DE SAT, Kolmstrasse 1, Leipzig O. 27. Notu bone tion en la memoron k neniam forgesu, ke aĉetante ekskluzive ĉe SAT vi tre efike helpas al ĝi por „ŝtopi la breĉon»!
El Japanio.
Kiu plej multe gajnis pro la subita remalpermeso eksporti oron?
La ondo kaŭzita de la remalpermeso eksporti oron, disvastiĝis en ekonomiaj rondoj sub ĉiuj aspektoj. La plej granda intereso de la popolamaso estas scii, „kiu plej multe gajnis?». Ĝia ekstrema elmontriĝo estas la blinda entuziasmo de la borso. Akcio T., kiu estis aŭ super aŭ malsuper 780 jen-oj, subite plikariĝis je 60 jen-oj, 70 jen-oj, k fine oni aŭdis eĉ la frenezan krion de „200 jen-oj». La bolo de l’agitiĝo tiam rezultigis eĉ ĉeson de la negoco dum tri tagoj. Sed en tiu situacio estas iaspecaj personoj, kiuj rigardante la frenezan scenon per indiferentaj okuloj, montris nedeteneblan rideton dum interrompo de fumo je cigaredo. Ili estas akrevidaj spekulaciuloj, kiuj lerte aĉetis dolarojn, kiuj flugis inter la granda ciklono atakanta la borson k la grupon de granda kapitalistaro. Kaj subite ili fariĝis ĉefgajnantaro pro la remalpermeso per sia aĉetado de dolaroj.
La valuto de interŝanĝo kontraŭ Usona mono estis pli ol 49 dolaroj por 100 jen-oj, sed samtempe kun la remalpermeso subite ĝi malkariĝis, k fine en la 15-a tago falis ĝis 45¼ dolaroj. La malkariĝo estas proksimume 20 pocentoj. Jam du aŭ tri plutokratoj akrevide opiniis, ke la sorto de Anglio, kiu je la 21-a de septembro 1931 decidis ĉesigi la orkovron, baldaŭ trafos ankaŭ Japanion. Kaj ili rapidege komencis aĉeti dolarojn.
La aĉetitaj dolaroj for de la banko Ŝokin fare de ĉi tiu grupo sola atingas 190 milionojn da dolaroj ĉ. (400 milionoj da jen-oj). Kaj la gajno estas ĉ. 80 milionoj da jen-oj, ĉar la valoro de jen-o malpliiĝis je 20 pocentoj. Kiam internacia spekulacio atingas tion, oni ja povas paroli pri miriga mongajno. Tial la oro elfluinta el Japanio eksterlanden depost oktobro 1931 estis 334 milionoj da jen-oj. La eksterlandiĝo de kapitalo neniam okazis tiom profunde, kiom ĉi-foje.
Laŭ onidiroj la sumo de dolaroj aĉetitaj de la plutokrata organizo de Micui reprezentas 150 milionojn da jen-oj, tiu de Sumitomo 880 milionojn da jen-oj, tiu de Mitubiŝi estas proksimume sama. Krom tio sekvis ilian ekzemplon ankaŭ bankoj, kreditkompanioj, asekurkompanioj — la amaso da malgrandaj kapitalistoj. Kaj la plutokratoj, kiuj aĉetis dolarojn, plene triumfis pro ĉi tiu remalpermeso.
Plue la valuta malaltiĝo de l’jen-o ankaŭ havigis neatenditan gajnon al la entreprenistoj. De la kruda kotono de ŝpinkompanio ĝis lano, lanfadeno, lanŝtofo, sterko, ktp. Ekzemple vidu kotonfadenon: Laŭ la enketo de Japana Ligo de Tenej-entreprenistoj, en la fino de novembro la kvanto en 96 tenejoj tra tuta Japanio estis 38 978, k ĝia
— página 4 —
178 — SENNACIULO
tiama valuto estis 2 058 938 da jenoj. Kaj tiu kvoto, kiu en la 14-a de nov. estis 121 jen-oj, subite plialtiĝis je 11 jen-oj k 10 sen-oj. Pro tio ĉe la kotonfadena borso eksterordinara tumulto.
Kiu plej multe gajnis en la urba distrikto Kabutoborso, kiu fermiĝis dum tri tagoj? Oni diras, ke la unua estas la magazeno Turanuki — E. Teratuka, kiu laŭ onidiro gajnis sumon de 1 miliono k 200 mil jen-oj aŭ eĉ 1,6 mil. da jen-oj, k la gajnsumo laŭdire grandiĝas pli k pli. Saito, kies kvoto estis sub la nomo de „s-ro Kabutostrato», ankaŭ gajnis ses aŭ sep cent mil jenojn. Verŝajne okaze de tiu ĉi ŝanĝo de la registaro eĉ la borsa komercistaro akrevida, rapidmova ne povis trovi tempon por aĉeti.
En la koncerna nokto, ĉe iu magazeno oni restigis la tutan gekomizaron por ŝanĝi la prezmarkojn sur la komercaĵoj, sed en alia magazeno oni ne ŝanĝis la antaŭan prezon por provizo tenata, pro la bonfamo de l’magazeno.
Kiom longe daŭros ĉi tiu aktiveca stato simila al vulkano? La Tokia konsilantaro de komerco k industrio timas ke la aĉetopovo povus malfortiĝi. Plie oni eĉ diras, ke la nuna „veno de aktiveca stato» estas nur ŝajno k ke tiu, kiu povos kalkuli gajnitan sumon, estos tiu grupo, kiu aĉetis dolarojn.
Inĝeniero en silkverm-kultura industrio ne povas fari laborkontrakton kun la sovetia registaro pro naciaj interesoj.
Antaŭe en Sovetio la registaro dungis japanan fervojan inĝenieron k lernis teknikon de riparado. Kaj lastatempe ĝi invitis specialiston de asbesta industrio ktp. Sovetio direktas sian okulon al la japana industria arto kun mirinda prudento. Nun donante sian atenton al la silkverm-kultura industrio en Japanio, ĝi decidis inviti specialiston el Japanio por plenumi sian kvinjarplanon en la tiufaka industrio. Kaj la kontrakto jam estis farita. Sed ĝi trovis neatenditan kontraŭstaron de la ŝtata instituto por agrikulturaj k arbaraj aferoj, kiu miregis aŭdinte pri la kontrakto k pensis, ke tio akcelos aperon de granda konkuranto. Kaj fine la estraro malebligis la transmaran vojaĝon de la specialisto.
Antaŭ du jaroj la Sovetia Mez-azia silkverm-kultura organizo sendis siajn du specialistojn al nia lando. Kiel rezulton de siaj observoj ĝi decidis dungi specialiston el Japanio, kie la silkverm-kultura arto estas plej progresinta en la tuta mondo, k entrepreni reformadon de la koncerna industrio en Sovetio. Kaj la sovetia estraro proponis kontrakton al japanaj specialistoj Harada, Suzuki k.a. de la japana ŝtata instituto. Harada jam decidis ekveturi en la mezo de januaro, k restadi tie dum du jaroj kun alta salajro.
Kiam japana inĝeniero iris k instruis ripar-teknikon de lokomotivoj, la japana registaro eĉ subtenis la aferon. Sed ĉi-foje la estraro en la ŝtata instituto por agrikulturaj k arbaraj aferoj, kiu nun eĉ malpermesas la eksporton de silkverma ovaro, tute konfuziĝis pro la kontrakto.
Nun, kiam ĝia silkverm-kultura industrio estas en terure malfacila situacio, al Japanio certe estas granda minaco, se Sovetio scianta nur malnovan italan metodon, spertiĝus en la supera japana arto k progresus pli maŝinigante la metodon.
Estas ankaŭ timo, ke per tio la ruĝa Rusio prirabos la propran japanan k antikvan industrion. Tial ĉe la registaro k ĉe ĉiuj flankoj ekestis fortega kontraŭstaro. Tial la specialisto Harada mem rompis la kontrakton, kun la motivo, ke lia vojaĝo ne utilus al lia patrio. Li diris:
„Mi pensis per mia simpla specialista kapo, ke la scienco ne konas landlimon, k laŭ modelo de fervoja inĝeniero mi akceptis la proponon, sed mi ĉesigis la konsenton pro kontraŭstaro neatendita.
„Mi mem volas uzi la aŭtomatan ŝpinmaŝinon, kiun mi elpensis. La japana silkfabrikado kiel industrio estas kvindek jarojn pli malantaŭa kompare kun aliaj fakoj de industrio. La posedantoj de fabrikoj pensas nur pri sia nuna pocentaĵo aŭ profitkvoto. Krome pro la manko de kapitalo ili neniel povas uzi progresigan maŝinon. Tamen ĝuste mi ricevis kontraktpeton el Sovetio. Tial mi volis provi la taskon laŭ mia penso k revis realigi mian idealon kiel specialisto. Kompreneble tio tuŝis nenion ideologian.»
Instruejoj de la revoluciuloj.
[BILDO p.4 | 40,36,64,57] Linia desegnaĵo: figuro staranta ĉe la ŝtona muro de malliberejo, etendante la manojn al krada fenestreto supre.
Tre ofte oni povas legi, en la baltlandaj gazetoj (Latvio k Litovio) pri arestoj al agentoj de Kominterno. Kaj la gazetoj kriaĉas pri agit-instruejoj en Sovetio, kie oni pretigas agentojn por baltiaj landoj. Estas eble, ke en Sovetio ekzistas tiaj instruejoj. Sed mi parolas pri tiuj de la laboristaro nomataj „forĝejoj», ĉar en ili la batalantoj ŝtaligas sian volon, koron k spiriton. Tiuj ĉi forĝejoj troviĝas ankaŭ en Baltio k estas eĉ de l’ŝtato subtenataj. Ili estas malliberejoj.
Al homoj, kiuj neniam loĝis en malliberejo estos strange aŭdi, ke malliberejo estas instruejo. Tamen tio estas vero. La malliberularo havas sian propran organizon, laŭ tendencoj, komunista, social-demokrata, komunist-opozicia, socialist-revoluciula k anarkista. Ankaŭ diversaj lingvoj estas aŭdeblaj: litova, rusa, pola, germana, latva k eĉ esperanta. Laboristoj okupitaj havas tro malmulte da libera tempo por lerni, sed en la malliberejo la tempo estas sufiĉa, k oni eĉ devas okupi sin pri lernado por ne freneziĝi. La malpli kleraj K-doj post paso de kelkaj monatoj iĝas helpe de siaj pli instruitaj K-doj pli sciantaj, pli penskapablaj.
Mi mem pasigis 30 monatojn en malliberejo de Litovio. Ni estigis kelkajn studrondojn, ni diskutis pri diversaj temoj, mi lernis esperanton, aliaj samsortanoj la anglan, francan k eĉ esperantan lingvojn.
La reĝimo reganta en la malliberejo estas terura; sed, dank’ al ĝi plifirmiĝis nia konscio. Jes, la malliberejo instruis k ni estis diligentaj lernantoj. Nun ni scias, ke kompato al klasa malamiko estas krimo. En la malliberejo la malliberuloj iom post iom dismembriĝas laŭ tri klasoj. Kaj poste la malliberejon eliras homoj, kiuj forlasas la batalon, sentante sin malfirmaj por daŭre partopreni en movado, t.e. timemaj, ke ili povus denove esti malliberigataj; eliras homoj, kiuj iĝis servistoj de la antaŭa malamiko, k fine homoj, kiuj eliras korpe malfirmaj, tamen firmaj en la kredo al la venko, batalsoifaj de nun kontraŭ ĉiuj malamikoj, kontraŭ ĉiu subpremado.
Por ili fariĝas profesio batali, ĉiam batali; por tio ili ne bezonas viziti la agent-preparinstruejon en Sovetio, ĉar la vivo mem ilin instruis. Kiel estintaj malliberuloj ili estas ĉiam suspektataj; por povi pli intense agi, ili akiras falsajn dokumentojn, ŝanĝas nomojn. Kaj post denova ilia aresto, la gazetoj kriaĉas pri agentoj de Kominterno, indiferente ĉu la arestito estas komunisto aŭ ne.
A. Neselbergs (17 457), Latvio.
Por ke „LA NOVA EPOKO» pluvivu
13745 F. Faulhaber (Amstd.) guld. 1.50 5479 Avid L. G. (Viljuif) fr. fr. 5.–
— página 5 —
SENNACIULO 179
La salajro-sistemo en Sovetio.
La nova salajro-sistemo en Sovetio eliras de la sekvantaj principoj: 1. En la nuna epoko de l’socialisma konstruado la salajroj estas unu el la ĉefaj faktoroj, kiuj determinas la nivelon de l’materia bonstato de la laborista klaso; 2. En la sovetiaj kondiĉoj la salajroj estas la plej grava faktoro por la organizado de l’laboro en la produktado pro tio ke ili stimulas la kvanton de l’laborprodukto k la plibonigon de l’ kvalito de la produktoj, k ankaŭ la plibonigon de la laborista kvalifiko.
Tial estis trovite necesa krei „tarifsistemon, kiu konsiderus la diferencon kiu ekzistas inter la kvalifikita laboro k la nekvalifikita laboro, inter la peza laboro k la malpeza laboro.“ (J. Stalin).
La tarifsistemo devas escepti ĉiun eblon pri nivelado, egaligo de l’salajroj. La nova salajro-sistemo donas al ĉiu laboristo la eblon esti pagata laŭ la rezultoj de sia laboro. La sistemo de l’tarif-gradigo estas konservata kiel regulilo de l’laboristaj salajroj en la entreprenoj. La principo de l’gradigo de la novaj tarifoj starigita por ĉiu industria branĉo estas tia, ke la nombro da diversaj kategorioj estas reduktita al ebla minimumo k la rilatoj inter ili estas konsiderinde plilarĝigitaj: en la peza metalurgio ekzemple oni starigas tariftabelon ampleksanta ok kategoriojn. La ekstremaj rilatoj estas de 1:3,7 anstataŭ de 1:2 kiel antaŭe.
La dispartigo de l’profesioj laŭ la kategorioj de tiu ĉi tabelo certigas pli altan salajron al altkvalifikitaj laboristoj de l’ĉefaj profesioj, kiel ankaŭ al la laboristoj okupataj per pezaj laboroj aŭ laborantaj en malsanigaj kondiĉoj. La salajroj estas difinitaj laŭ la kalkultabeloj k la kvalifikindicoj uzataj en Sovetio.
Difinante la salajrojn, oni atentis same pri la laborkondiĉoj. La samkvalifikaj laboristoj, laborantaj tamen en malsamaj kondiĉoj, estas diference salajrataj. La ĉefaj sistemoj de salajropago uzataj en Sovetio estas la laŭpecaj k laŭhoraj salajroj. La laŭpeca laboro dividiĝas en rektan k premiitan laboron . . .
. . . Nuntempe en Sovetio oni donas apartan atenton al la teknikaj normoj. La malmulte kvalifikitaj laboristoj, kiuj estas pagataj laŭpece, sed kiuj ne produktas la laborkvanton starigitan per la normoj, ricevas laŭ la laborleĝo salajron egalan al sia produktado, sed sumiĝantan almenaŭ je 2/3 de la sumo fiksita per la tarifoj. En la laŭpeca laborsistemo, la tarifoj estas starigitaj laŭ la produktonormo k la salajroj estas difinitaj per la multobligo de l’laŭpeca tarifo je la efektiva produktado.
Oni aplikas la sistemon de l’progresiaj salajroj por la laboroj postulantaj grandan kvanton da manlaboro, kiel ankaŭ en la seria produktado, kie la laboristoj povas disvolvi ĝis maksimumo la produktokvanton de sia laboro k utiligi laŭ plej kompleta maniero la instrumentojn k maŝinojn de l’entrepreno. Tiu ĉi sistemo estas komprenata laŭ sekvanta maniero: la laboristo, kiu produktas en difinita tempo pli grandan kvanton da objektoj ol tiu fiksita laŭ la normoj, ricevas salajron proporcie pli grandan.
Laŭ tiu ĉi principo la tarif-altigo de l’laŭpecaj pagoj estas ligita kun la pliigo de l’labora produktokvanto. Tiel kiel montris la sperto, la laborista salajro leviĝas forte kun la pligrandigo de l’produktado k se la laboristo atingas la maksimuman normon, lia salajro pligrandiĝas ĝis 50%.
POR NIA MEDITO.
La gloro estas bonega spirita nutraĵo; ĝi fortigas k altigas la spiriton, ĝi rekreas la animon; la malforta koro de l’homo volonte rehardiĝas per ĝi. Sed la famo baldaŭ instigas nin malatenti pri ĝi. La publika opinio diigas la homojn k blasfemas la diojn; ĝi ofte ŝatas la mankojn, pri kiuj ni hontas k insultas al la virtoj, pri kiuj ni fieras. Kredu min, la gloro ofendas preskaŭ tiom, kiom la senestimiĝo.
Gete (Goethe).
*
La celo de la vivo estas la vivo mem. Plezuro, ĝojo, simpatio por la aferoj estas la unusola realo. Ĉio cetera estas vana k kaŭzas vanton. Gete.
Sub tiu ĉi sistemo la entreprenoj donas premiojn, kiuj estas determinitaj de jenaj ĉefaj faktoroj: 1. Tempoŝparado; 2. Redukto de l’haltoj en la funkciado de l’maŝinoj; 3. Malpliigo de l’ fuŝado; 4. Kvalito k laborlivero ĝustatempa; 5. Plenumo de l’produktoplano ktp.
La laŭhore pagata laboristo, kiu plenumas tiujn ĉi kondiĉojn, ricevas premion aldone al sia regula salajro. Tiuj ĉi premioj estas deprenataj el la ŝparoj tiele efektivigitaj.
La supera naci-ekonomia konsilantaro k la tutrusa sindikatara centra konsilantaro, faris en aŭtuno de 1930 decidon, kiu baziĝas sur la supre cititaj principoj, tio estas salajr-pagado laŭ la laborrezultoj, salajrplialtigo por la laboristoj de l’ĉefaj profesioj k aplikado de salajro-sistemo stimulanta la laboron. Tiu ĉi decido koncernas la ĉefajn branĉojn de l’industrio: metalurgio k karbo.
Laŭ tiu ĉi decido ĉiuj laboristoj de l’metalurgiaj laborejoj kiel ankaŭ ĉiuj laboristoj el la ĉefaj karbindustriaj profesioj transiras al la sistemo de progresia laŭpeca laboro. 70% el la helplaborejaj laboristoj de l’metalurgio transiras al la rekta laŭpeca laboro, kiel ankaŭ 90% el ĉiuj subter-laborantoj k 52% el la laboristoj okupataj surface en la karbindustrio.
Depost la 1. oktobro 1931 la salajroj de l’ laboristoj laborantaj laŭpece en la metalurgiaj laborejoj same kiel la ŝarĝ-laboristoj ricevos plialtigojn en okazo se ili plenumos 100% el sia laboro. En la metalurgiaj fabrikoj de l’ sudo k la ĉefaj entreprenoj de l’Uralo la salajro-pliigo formas, laŭ la laborista kategorio, 25 ĝis 100%. La salajroj de l’aliaj metalindustriaj entreprenoj estas adekvate pligrandigataj. Ĉe plenumo de sia monata programo la subteraj laboristoj ricevas plion de 10 ĝis 25%, kiu aldoniĝas al la normala salajro.
La teknika personaro de l’ĉefaj metallaborejoj, okaze se la produktoprogramo de iliaj laborejoj estas plenumita 100%-e, ricevas aldone al sia normala salajro premion de 60% de tiu ĉi salajro. En la karbindustrio la teknika personaro ricevas premiojn kvaronjarajn: 50% de sia kvaronjara salajro por la 100%-a plenumo de l’kvaronjara plano k 100% de tiu ĉi salajro, okaze se la plano estas superita.
Analogaj rimedoj estas aplikataj en la aliaj branĉoj de l’ŝtata ekonomio.
NOTOJ.
Usono ekalprenas senlaborec-asekuron.
La unua leĝa aranĝo por starigo de deviga senlaborec-asekuro en Usono estis antaŭ nelonge alprenita en la parlamento de l’ŝtato Ŭiskonzn (Wisconsin). Ĉiu mastro, kiu dungas almenaŭ 10 personojn — ne enkalkulitaj la agrikulturaj laboristoj, domservistoj, profesoroj, ŝtatoficistoj k kelkaj aliaj kategorioj — devos laŭ tiu leĝo regule pagi depost la 1-a de julio 1933 sumon egalan al 2% de la sumaj jarsalajroj pagitaj je la profito de rezerva fondo kontraŭ senlaboreco. Tiun fondon administros la ŝtato mem; ĝi servos por doni kompensojn al la senlaboruloj.
La disdonado de l’kompensoj okazos nur unu jaron post pago de l’unua kotizo pere de la mastroj. Plen-senlaboruloj ricevos 10 dolarojn ĉiusemajne, aŭ 50% de la meza semajna salajro de l’laboristo, se la meza salajro ne superas 10 dol., kun minimumo de 5 dol. semajne. Ĉe parta senlaboreco la kompensoj estas malpli grandaj. La senlaboruloj devos atendi du semajnojn, antaŭ ol ekricevi la kompensojn, kiuj povos esti ĉesigataj, se ili rifuzas proponitan konvenan laboron.
La unua artikolo de tiu nova leĝo antaŭvidas la eblon ne starigi la devigan asekuron, se okazos, ke la 1-an de junio 1933 mastroj kun almenaŭ 175 mil laboristoj kune alprenis, el si mem, aranĝojn, kiuj anstataŭas rezulte la celojn de la leĝo, t.e. se ili libervole starigas senlaborec-asekuron.
— página 6 —
180 SENNACIULO
Oni memoru tiuokaze, ke en Usono la senlaboruloj dependas de la zorgo de publika bonfarado, krom la malmultaj, kiuj partoprenas al privataj senlaborec-asekuroj k similaj organizoj.
Laŭ la „Bulteno de la Internacia Labor-Oficejo“ (aprilo).
Multaj soldatoj sinmortigas en Ĉeĥoslovakio.
Depost 1921 en la ĉeĥoslovaka respubliko okazis inter militservantoj 1080 sinmortigoj. Daŭro de l’militservo estas 18 monatoj. La supera ĉefkomandanto de l’armeo, respublikestro Masarik faris jenan ordonon: „Se ekzistas plendo pri turmentado k ĝenerale bruteca rilato (per vortoj k agoj), la trafito povas direkti sian plendon rekte al la kompaniestro sen „raporto“ k ne bezonas ĉe tio observi la kutiman servoprocedon.“ Malgraŭ tio, la sinmortigoj okazas plue. J. P.
La klasbatalo tra la mondo
Sukcesa striko en Nederlando.
La 30-an de aprilo estis finita dekmonata striko le l’laboristoj en la pajlkarton-industrio de la holanda provinco Groningen. Laŭ la nunaj cirkonstancoj la laboristoj atingis belan sukceson. Anstataŭ la lastjare postulita 20-pocenta malaltigo de l’salajroj la mastroj devis konsenti nur 5-pocentan.
La striko komenciĝis la 1. 7. 1931. Al la strikantoj estis pagataj ĉirkaŭe 1 miliono da guldenoj kiel strik-subteno. La perdo je produktado estas kalkulata je 170 000 tunoj da kartono en valoro de 13 milionoj da guld. Donleben.
Antaŭ la litoviaj tribunaloj.
Komunistoj havas en la ĉefurbo Kaŭnas sian neleĝan presejon „Spartakas“. Dum la jaro 1930 la polico unuan fojon eltrovis tiun presejon, k kvar personoj estis mortkondamnataj. Poste la mortpunon oni ŝanĝis en dumvivan malliberon. En nunjara marto la polico duan fojon trovis tiun presejon, kiun perfidis polica agento en la komunistaj vicoj. La milita tribunalo punis unu lernantinon k unu laboriston por 12-jara malliberejo puno. K. Vincas.
Striko en Kaŭnas.
En la teksaja fabriko de Kaŭnas eksplodis striko je la 20. aprilo. La tieaj latvaj mastroj provis senlaborigi ĉiujn k poste redungi kun malaltigitaj salajroj. Ankaŭ ili malbone kondutis kontraŭ la laboristinoj. 200 el ĉi lastaj ekstrikis. Gvidas la strikon socialdemokrata profesi-unuiĝo. Post tri tagoj la mastroj konsentis: ne maldungi k ne malaltigi la salajrojn; pli honeste konduti dum la labortempo; doni en jaro al laboristinoj unu semajnon liberan; pli sincere taksi, kio estas materiala difektaĵo, por kio laboristinoj estas monpunataj. Se puno okazas, ili devas ricevi tage ne malpli ol 4 lidojn. Entute, la striko estas duone gajnita. K. Vincas.
La sindefendo de la fervojistoj.
La aŭstria registaro decidis severe kontroligi la fervojojn dum unu monato de svisa fakulo, kiu esploru la eblon pri malaltigo de l’kostoj. La fervojistoj bone scias, kion ĝi signifas k defendos sin kontraŭ tio. — La 6. marto manifestaciis en Londono 15 mil fervojistoj kontraŭ salajra malaltigo, postulante nuligon de la lastjare okazinta malaltigo je 2½% — En Bulgario plimultiĝas maldungoj ne nur pro ŝparoj, sed pro pure politikaj motivoj. La fervojministro (ano de radikal-demokrata partio) maldungas multnombrajn fervojistojn k anstataŭigas ilin per siaj sampartianoj. Laŭ I.T.F.-gazetarservo.
Minista Striko en Usono.
En la karbmineja regiono de l’orienta parto de Ohajo (Ohio) estas amasigitaj trupoj por kontraŭbatali la ministan strikon. La soldatoj de l’Ohajo-a nacia gvardio, kiuj zorgas pri la protektado de l’strikrompantoj laborantaj en la minejoj apud Adena, ekpafis dufoje la 19-an de aprilo kontraŭ la strikantoj, kiuj klopodis atakpreni barikadon starigitan ĉe la alirejo al la urbo. Post unuafoja retiriĝo la ministoj reatakis k tri el ili estis vundataj. Maŝinpafile ekipitaj postenoj estas instalitaj en multaj punktoj de la regiono k oni pafis el tie multfoje kontraŭ la laboristoj. T. R.
RELIEFAJ OKAZINTAĴOJ.
Okaze de japana manifestacio en Ŝanĥajo, koreano jetis bombon al la japana „stabo“ k mortigis aŭ grave vundis plurajn el la militĉefoj k reprezentantoj de Japanio en Ŝanĥajo. La traktadoj pri interpaciĝo (batalhalto) en Oriento tamen estis pluigataj, k la 5-an de majo ĉi tiu estis solene subskribata.
Ĉe la elektoj en Francio (unua balotiro, okazinta la 1. majo) la lab. partioj sume nek gajnis nek perdis voĉojn. La komunista partio ricevis 800 mil voĉojn (kontraŭ 1 100 mil en 1928), la socialista 1 950 mil (kontraŭ 1 700 en 1928), P.U.P. (partio por proleta unueco) ĉ. 60 mil voĉojn. La ĉefa venkinto estas la radikal-socialista partio (burĝaj maldekstruloj). — Plifirmiĝis ĉe la dua baloto la venko de la maldekstre burĝa partio nomita „radikal-socialista“ (estas demokratoj, kiuj akceptas en sia programo iom da socialismo); ĝi havos en la nova parlamento 162 sidlokojn (en 1928 — 122). La socialista partio (IIa Internacio) 130 (101), la Kompartio 10 (13), P.U.P. plus komunistoj-nepartianoj 10 (1).
Ismet paŝa k pluraj aliaj turkaj registaranoj vizitis lastatempe Sovetion, kie ili estis feste bonakceptataj k oficiale gastigataj. Laŭ oficiala sovetia komuniko tiu vizito plifortigis la amikajn rilatojn inter ambaŭ landoj.
La naci-socialistoj (Hitler) intertraktas en Prusio kun la katolika partio por transpreni la regadon; Hitler deziras regi en Prusio nur, se la tutregna registaro ne faros malhelpojn al li. Hitler agitis (sensukcese) por la nuligo de la prezidant-elekto de Hindenburg, pretekste, ke nur la registaro k Hindenburg povis uzi la radiofonion.
Malgraŭ sezon-laboroj restas 8 milionoj da senlaboruloj en Usono. La prezidanto de l’ Usona Laborfederacio Grin (Green) antaŭvidas la akcepton de l’5-taga semajno kiel rimedon kontraŭ la krizo.
La germana registaro intencas oficialigi la 40-horan laborsemajnon, laŭ delonge farita propono de la „liberaj sindikatoj“ (soc.). Praktike en la plej multaj entreprenoj jam nun la laborsemajno ne superas tiun nombron da horoj.
La germana intern-ministro malpermesis la revoluciajn liberpensulajn unuiĝojn.
Luktado plena de intrigoj okazas inter Germanio k Polio pri la demando de l’„koridoro“ (interliganta Orientan Prusion kun cetera Germanio) k Dancigo („libera urbo“). — En urbeto apud Dancigo faŝista ĉefo (Hitlerano) mortpafis socialistan urbkonsilanton.
La manifestacioj de l’Unua de Majo forpasis tra la tuta mondo en trankvila formo, escepte en Hispanio k en Filadelfio (Usono), kie okazis gravaj interpuŝiĝoj kun la policanoj k multaj laboristoj estis vundataj; 7 mortigitoj en div. hisp. provincurboj.
Dumer (Doumer), la prezidanto de Francio, estas murdita la 6. V. Laborakcidento! . . .
DISKUTEJO:
Senpartieca konsidero pri la baloto por germana regna prezidanto.
Leginte la liniojn de K-doj Sproeck k Ŝufoman, oni emas kredi, ke nur la partio de Sproeck havas la privilegion gvidi la proletaron k daŭre destini ĝian sorton. La finkalkulon formos la proleta tribunalo revolucia. Ĉi lasta estas prokrastita, ĝis ĉiuj germ. laboristoj retrovos sin sur la bazo de efektiva klasbatalo.
Nek Hindenburg nek Hitler nek alia burĝ- aŭ duonburĝa prezidanto nin savos el nia kapitalista, 3/4-parte faŝista sistemo. Sed al ni helpus nur la proleta klaso, 90% de la germ. popolo sur la barikadoj. Nun ĝemas K-do Sproeck pri la eventuala danĝero, kiun povus alporti faŝista reĝimo k ĝojas interne, ke la generalo, kiu laŭ siaj propraj vortoj, „sentis la mondmiliton kiel banej-kuracadon“ estas reelektita. K-do Sproeck opinias, ke la germ. laboristaro ne plu sekvos la devizojn de la komunistoj. Do, k tion mi bedaŭras, li forgesis diri la kialon. Nu, por ke la sennacieca proletaro ankaŭ eksciu tion, mi volas kompletigi la raporton de K-do Sp.
Ĉe la unua baloto, la 13-an de marto ĉiuj malkontentuloj de la germ. regno deziregis renverson al la nuna ŝtatordo. Hitler ruze komprenis ĉi tiun situacion k apelaciis al la kamparanoj, tiel kiel ili volonte tion aŭdas. Sammaniere li agis, parolante al urbanoj k speciale ĉe apartaj ekonomiaj grupoj, al kiuj li prezentis sian programon. Li atingis per tia manipulo amasojn el
— página 7 —
SENNACIULO 181
ĉiuj k ĉiaj medioj, ne forgesante eĉ soc. dem. k kom. partianojn.
Hindenburg kun sia disĉiplaro disponis pri ĉiu ajn reklameblo, abunda mono, la tutgermania radio-retaro k ĉefe ankaŭ helpis la timo pro la faŝismo unuflanke k la bolŝevismo aliflanke. Al la partio de Telman (kom.) oni rifuzis la ĉambregojn k halojn por povi paroli al la popolamasoj. Parte oni malpermesis la kom. gazetaron. Oni denuncis, kaptis k arestis ĉiun „krimulon“ kom., kiun la polico trafis dum la algluado de afiŝoj. Jen la demokratio.
Konsiderante la duan balotiron ni konstatu, ke Sproeck pravas, dirante: „la laboristaro ne plu sekvas la kom. devizojn“. Sed kial? 1) La soc. dem. partio estas etburĝe gvidata; 2) la kom. partio nuntempe estas tro malforta por ribeli, ĉar ĝi estus frakasata de la soc. dem. partio k de la regna armeo. Tiuj, kiuj elektis aŭ Hitler aŭ Telman, ne plu volas nek povas vivi en tia mizerega stato. Ili nepre per ĉiaj cirkonstancoj volas subteni la forigon de tiu ĉi sistemo k ne nur tiuj de K-do Sproeck cititaj „homoj“, sed ankaŭ socialdemokratoj, komunistoj k senpartiaj proletoj dezirus al la diablo la „Feran Fronton“ marŝante plej dekstren aŭ maldekstren.
Ĉar Telman ne havis eblon venki, grandaj amasoj el ambaŭ partioj elektis Hitler, por nepre aliigi la sistemon. Resume: per la konstantaj malsukcesoj de la burĝe gvidata soc. dem. partio multaj klaskonsciaj gelaboristoj estas pelataj al plej dekstra aŭ al plej maldekstra partioj. La artikolo de Sproeck havus pli da valoro, se ĝi estus skribita ne partiece.
Rigardu la lastan elekton en Prusio k oni devas konstati, ke la soc. dem. partio ĉiam perdas amasojn da balotantoj. La lab. amasoj, sufiĉe longtempe senrajtigitaj ĉu de Hindenburg, ĉu de Hitler, certe retrovos sin en la situacio de la danĝero sur la bazo de proleta klasbatalo. A. Mehlhorn (1045).
[REKLAMO p.7] Post du semajnoj aperos la dua 20-paĝa numero de LA NOVA EPOKO! Pli fortigu la varbadon por la Revuo! Certigu ĝian sukceson!
TRA ESPERANTIO
Publikaj leteroj al multaj SAT-anoj.
X
Kiel dirite en la enkonduko¹ al la serio da leteroj jam aperintaj, mi celis respondi al demandoj, havantaj ĝeneralan intereson, k kiujn starigis SAT-anoj, okaze de la lasta referendumo. Intertempe venis aliaj leteroj kun novaj demandoj k kun peto, ke mi ankaŭ respondu publike. Tial ke ĝis nun neniu eldiris sian malaprobon pri tia respondmaniero, mi sekve daŭrigos pritrakti kelkajn aliajn demandojn en tiu familiara formo.
Karaj Gekamaradoj,
vi skribis: „. . . la opinio de ĉiu membro aparte en SAT ne estas aŭdigebla. Ne SAT-ano influas la organizan vivon, sed kongresano. Laŭ mi tio ne estas justa.“ Unuvorte, vi opinias, ke en SAT ne regas demokratio. Mi povus respondi, ke tiun temon mi jam pritraktis en la jaro 1927 k la koncernan artikolon kun titolo: La signifo de niaj Kongresoj vi povas legi sur la paĝoj 67, 68 k 69 de „Vortoj“. Tia respondo tamen ne decus k vere la problemo indas pluan atenton. Estas utile prikonsideri ĝin laŭ diversaj vidpunktoj.
Unue ni lasu flanke nun la demandon, ĉu la demokratio estas aŭ ne bona sistemo. Mi tamen rimarkigos al vi, ke niaj K-doj el ISK ne akceptas demokration en la gvidado de sia organizo. Sed estas evidente, ke demokrateca spirito inspiris la redakton de nia Statuto. Povas do nur temi, ĉu en la praktiko ĝi estas aŭ ne aplikata. Mi konsentas kun via aserto, ke ne ĉiu SAT-ano povas aŭdigi sian voĉon ĉe niaj kongresoj. Nur la mon- k tempohavantoj povas ja veturi al niaj ĉiujaraj kunvenoj. (Kaj eble interesos vin ekcii, ke mi k aliaj respondecaj gvidantoj ne partoprenus niajn kongresojn, se ni ne pagus el nia propra poŝo la vetur-elspezojn). Tia stato ŝajne kontraŭas la demokration. Tamen ĉe atenta konsidero al la afero oni konstatas: 1) ke la Statuton ne povas ŝanĝi la Kongreso, ke ĝiaj rajtoj estas tre limigitaj k rilatas preskaŭ nur al administraciaj aferoj; 2) ke ĉiu ano povas fari proponojn k skribe sendi por ili antaŭ la kongresantoj; 3) ke plie ĉiu ano havas la eblon per laŭcela agitado okazigi referendumon.
Ni prenu konkretan ekzemplon: la skismigintoj de nia movado estis organizitaj frakcie k eldonis diversajn presaĵojn, kiujn ili dissendis al la tuta SAT-anaro. Ili do havis plene la oportunon utiligi por sia celo la paragrafon 32 el la Statuto, t.e. kolekti la sufiĉan nombron da aproboj por okazigi ĝeneralan voĉdonadon pri fido aŭ malfido al la Plenum-Komitato. Kial ili ne uzis tiun oportunon? Evidente, tial ke per tiu honesta, laŭstatuta vojo ili ne havis ŝancon akiri la plimulton. Sed restas la fakto, ke la tiutempa opoziciantaro havis je sia dispono tute demokratecan rimedon por atingi sian celon, okaze se la plimulto konsentus kun ili. En la fiasko de la skismigintoj la Statuto havas do nenian respondecon.
Nun ni rigardu, kiel povus funkcii en la nuna stato de la laborista esperanta movado la delegitsistemo, laŭ kiu la kongresoj fariĝus decidpovaj pri ĉio en la Asocio. Ĉu vi ne deziras, kiel mi, ke SAT estu tutmonda k ne nur eŭropa organizo? Se jes, tuj sin trudas demando: ĉu niaj K-doj el Afriko, el Ameriko, el Aŭstralazio, el Azio povus sendi delegitojn? Nur nea povas esti la respondo. Sed ni ekzamenu la problemon je pure teoria vidpunkto: oni diskutas en la grupoj k elektas delegiton al la landa kongreso; tie inter la ĉeestantoj estas denove elektataj delegitoj al la internacia kongreso. Kiel simpla ŝajnas la procedo! Tamen ĉu oni prave povas aserti, ke tiel ĉiu asociano povas „aŭdigi sian voĉon“? Pura iluzio, ŝajno! Estas ĉiam tre danĝere prikonsideri demandojn nur je la teoria vidpunkto. En la praktiko ili ofte havas tute alian aspekton.
Ni do rigardu, kiel esperanta grupo ĝenerale funkcias: Nur la triono el la anoj scipovas flue paroli k tuj kapti la veran sencon de la debatoj. Inter tiu triono estas eble unu, du aŭ tri K-doj, kiuj havas oratoran kapablon. Kio rezultos el tio, se funkcius la delegitsistemo? Rezultos, ke la delegito estos ĉiam elektita inter tiu malgranda nombro da parolkapabluloj. Ĉe la landa kongreso la sama kaŭzo havos la saman efikon. En tiaj kondiĉoj kiu kuraĝos aserti, ke ĉiu SAT-ano povus reale, ne ŝajne, influi sur la decidojn de niaj kongresoj?
Tia delegitsistemo estus vera mistifikado. La nuna sistemo estas certe pli konforma al la stato, karaktero k celoj de nia movado, k ĝi fakte entenas pli da demokratieco ol la alia.
Oni tamen ne kredu, ke mi havas la opinion, ke ĉio estas kiel eble plej perfekta en la nuna stato. Ĉe la lasta Kongreso estis elektita Komisiono kun la tasko reesplori la tutan Statuton, krom la unua paragrafo, kiu restu neŝanĝita. Kredeble ni baldaŭ aŭdos pri la laboroj de tiu organo. Persone mi ne malaprobus proponon, kiu donus iel kontentigon al la K-doj, inklinaj al la delegitsistemo. Individuoj aŭ eĉ rondoj povus rajtigi iun K-don, ke li reprezentu ilin ĉe la Kongreso. Kongresanto povus tiel havi 10—50—100 aŭ pli da voĉoj. Kontrolkomisiono, funkcianta antaŭ la malfermo de l’
¹ Komp. la n-on 376/77 de “S-ulo“.
— página 8 —
182 SENNACIULO
Kongreso, povus esplori la mandatojn k decidi, ke ĉi tiu K-do, ekzemple, rajtas 20 voĉojn k tiu 50. Tiele la konsisto de niaj Kongresoj aspektus pli demokratece. Sed tia aranĝo tamen neniel signifu, ke la Kongresoj estu decidpovaj pri ĉio. Nepre ni evitu tion: la referendumo restu la suverena instanco en nia Asocio, se oni volas, ke teorie k praktike regu en SAT vera demokratio.
Tiu ĉi skribaĵo jam fariĝis sufiĉe longa; mi do devas haltigi mian plumon, kvankam mi konscias, ke la temo ne estas tute elĉerpita. Ĝis alia fojo!
Kun demokrateca saluto de via
E. L.
12-a SAT-Kongreso en Ŝtutgart. 6.-11. aŭgusto 1932.
Malgraŭ la terura senlaboreca krizo, kiu suferigas tiom da Gek-doj; malgraŭ la insidoj, al kiuj devis fronti nia Asocio; malgraŭ la raboj, kies viktimo ĝi estis; — malgraŭ ĉio SAT tamen ne mortis k ĝia XII-a Kongreso estu brila pruvo pri tio.
Malgraŭ la nigra nacieca epidemio, kiu frenezigas tiom da homoj, SAT flirtigas daŭre firme k alte sian sennaciecan standardon; malgraŭ la faŝisma ondo, kiu minacas superakvigi ĉion laboristan en kapitalistaj landoj, SAT restas kvazaŭ insulo, sur kiun rifuĝas la saĝo k la prudento. Nia Kongreso montru, ke ne estas elradikigeblaj la racio, la liberpensemo k la ribelemo el ĉiuj laboristaj cerboj k koroj. Malgraŭ baroj k malhelpoj SAT eltenos, kreskos k neŝanceliĝe, persiste daŭrigos sian laboron por la interkompreniĝo de la laboristoj el ĉiuj mondpartoj. Streĉu ĉiujn fortojn k venu al Ŝtutgart por montri al la ĉiuspeca reakciularo, ke vi ne rezignas la batalon. Ne prokrastu, Gek-doj, sendi vian aliĝon. Ni faras niaflanke ĉion eblan por ke vi estu gasteme akceptataj. Via ĉeesto en nia urbo estu bela manifestacio de sennacieca, klasbatala solidaro.
3-a komuniko.
Kongresaliĝoj: Denove ni atentigas la Gek-dojn, ke pliaj aliĝiloj por la kongreso estas haveblaj ĉe K-do W. Neumann, Stuttgart, Vogelsangstr. 66. Tien ankaŭ adresu informpetojn. Ni petas disdoni la aliĝilojn inter aspirantaj membroj k ankaŭ inter kurspartoprenantoj. Ne-SAT-anoj povos partopreni la kongreson kiel gastoj. Tamen pri loĝejoj privataj k senkostaj ni ankoraŭ ne garantias. La aliĝojn ni publikigos en „S-ulo“ nur, kiam ni ricevis la kotizon. Al ĉiuj, kiuj pagis ĝis nun, ni forsendos post kelkaj tagoj la kongreskartojn.
Kongresejo: La kongreso okazos en „Saalbau Wulle“ (Salbaŭ Vule). Ni sukcesis lui en la centro de l’urbo sufiĉe imponan kongresejon, konsistantan el du salonoj k kelkaj konferenc-ĉambroj.
Loĝejoj: Por junuloj ni trovis tranoktejon en loka junulara hejmo. Junuloj, kiuj ankoraŭ ne havas 20 jarojn, pagos 35, la aliaj 70 pfenigojn. Estas klare, ke ni disponigos unue privatajn loĝejojn al tiuj Gek-doj, kiuj jam nun anoncas sin.
Fakkunsidoj: Estas dezirinde, ke la gvidontoj de fak- k frakcikunsidoj baldaŭ anoncu la okazigon de tiaj aranĝoj, por ke ni post kelka tempo povu fiksi la datojn k diskonigi la ĝeneralan programon de l’kongreso.
Ekspozicio: Ĉiuj Gek-doj estas petataj, sendi al ni materialon por publika esp-ekspozicio. Precipe ni alvokas la gazetservantojn, ekspedi al ni gazetojn, kiuj enhavas per-esp-ajn laboraĵojn, kiuj bonege pruvos la utilon de esp-o en la servo de l’proleta movado.
Veturprezoj: Ni ne publikigos la koncernajn nombrojn pro inflacio en diversaj landoj. La Gek-doj ja povos facile sciiĝi la veturprezojn ĉe la fervojstacioj.
Pluaj komunikoj pri pasport-, vizaferoj ktp. sekvos. O.K.K.
Junular-tendaro:
Mi petas la Gek-dojn, kiuj volas partopreni la jun.-tendaron, sin anonci nepre ĝis 10. 7. Por bone prepari ĉion, mi nepre bezonas iom da tempo k anoncojn alvenontajn pli poste mi devas lasi nekonsiderataj.
Vetig, Gelnhausen, (Germ.)
Nederlandanoj, nepre atentu!
Por viziti la XII-an SAT-kongreson, ni aranĝos vojaĝon per aŭtobuso. La prezo por partopreni tiun vojaĝon estas 25 guld. (tien k reen). Petu informojn al: A. Veen, Hondiusstraat 4, Amsterdam-W. (SAT-ano 13 606)
De Dortmund al Ŝtutgart.
Okaze de la Kongreso estos havebla aŭtomobilo, se partoprenos 50 personoj. La prezo estas por persono po 12 mk. (tien k reen). Interesatoj provizore anoncu sin jam nun. Detaloj sekvos ĝustatempe. — A. v. d. Heid, Junggesellenstr. 9, Dortmund.
[REKLAMO p.8] JENAJN INTERESAJN LEGAĴOJN POR VIA INSTRUO vi trovas en la librostoko de SAT: S. ZIEGLER, Sekspsikologio. 54 pĝ. . . . . . . . . . . . 0,50 mk. g. D-ro REICHE, El la Mondbildo de l’nova fiziko. 52 pĝ. . . 0,30 „ Akademiano FERSMAN, La Kemio de l’Universo. 80 pĝ. . . 0,50 „ La Vojo al Scienco de Estonto. 56 pĝ. . . . . . 0,50 „ SZERÉNI, Malgranda Terbiblio. 31 kartoj k skemoj, grandformata 1,20 „ Soveta Pedagogio, 40 pĝ. . . . . . . . . . . . . . . . 0,30 „ ADMINISTREJO DE SAT, Kolmstrasse 1, LEIPZIG O. 27.
EL LA ADMINISTREJO.
Rilate la pagmanieron de la aktiva jarkotizo ni devas konstati malklaron. Por eviti malagrablaĵojn ni volas per ĉi tiuj linioj klarigi la aferon.
Laŭstatute ĉiu aktiva membro en SAT devas esti membro-abonanto. Konsiderante unuflanke la konsiston de nia membraro k aliflanke la ekonomian mizeron inter la laboristaro tutmonda ni konkludis, ke la partopago de l’ aktiva membrokotizo estas bonvena komplezo al la K-doj k tiel krome la Asocio povus konservi kiel eble plej grandan kvanton el la aktiva membraro. Certe ĉi tiu aranĝo estas salutinda ambaŭflanke, se la aktiva kotizo estas pagata ekde komenco de la jaro. Sed, se la novaliĝo aŭ realiĝo okazas dum la jaro, ekz. en ĝia dua duono, tiam en la kapoj de multaj aktivaj membroj estiĝas konfuzo. Tiel iu K-do pagas en aprilo, alia en julio, alia en oktobro k ĉiuj tri partopagas. Ni montru per tri ekzemploj, kiel malprofitas la Asocio ĉe malĝustaj pagoj, citante laŭ la germana tarifo.
1-a kazo. — Iu komencas pagi la aktivan kotizon en aprilo. Li kvazaŭ estas aktiva membro dum trikvarona jaro k pagas 6 mk.g., t.e. por 3/4 jarabono kiel aktiva membro 4.50 mk.g. k 1.50 mk.g. kiel jaran kotizon.
2-a kazo. — Tiu, kiu komencas pagi nur en julio, estas aktiva membro dum nur duonna jaro k pagas laŭ tarifo 4 mk.g., t.e. por 1/2 jarobono kiel aktiva membro 3 mk.g. k por la kotizo 1 mk.g.
3-a kazo. — Iu komencas pagi en oktobro la aktivan kotizon por kvaronjaro k pagas laŭ tarifo 2 mk.g., t.e. por 1/4 jarabono kiel aktiva membro 1.50 mk.g. k por la kotizo —.50 mk.g.
Jen la ĥaoso: malĝustaj partopagoj, kiuj montras, ke oni miskomprenas la partopagan sistemon. La aktiva jarkotizo konsistas ja el du partoj: a) la ĝenerala kotizo, — por Germanio 2 mk.g. k b) la jarabono al la oficiala organo, „S-ulo“, — por Germanio 6 mk.g. (por membroj). Do, sume la aktiva kotizo dum la jaro estas 8 mk.g. Por faciligi la pagon de tiu sumo, ni aranĝis la partopagojn, kiujn ni ankaŭ kvitancas per apartaj kotizmarkoj. Sed ĉe tiuj membroj aktivaj, kiuj ne aliĝas komence de la jaro, la afero estas alia. Ankaŭ ili povas pagi poparte, sed la Asocio nur povas doni al ili la jarlibron, se ili efektive plenpagis la ĝe-
— página 9 —
SENNACIULO — 183
neralan kotizon, nome 2 mk.g. por aktivaj membroj. Ĉe membroj, kiuj aliĝis komence de la jaro, ni faris escepton k sendis la jarlibron, se ili pagis almenaŭ la duonon de la tutjara, aktiva kotizo por 1932. Ni esperu, ke ĉi tiuj membroj restos fidelaj al SAT dum la tuta jaro.
Ni klarigu plue, ke 3/4 de la aktiva kotizo estas skribataj al konto „S-ulo“ k la alia 1/4 al konto „Kotizo“, kiu siaflanke entenas la elspezojn por jarlibro, referendumo k la ceterajn adm. kostojn. Sekve la Asocio povas bone funkcii k plenumi la taskojn nur, se la aktiva membraro ankaŭ siaflanke pagas la kompletan kotizon, t.e. en Germanio 2 mk.g. Sekve ni citu denove 3 ekzemplojn, kiel modelajn:
1-a kazo: — Iu repagas sian aktivan kotizon en aprilo k ĉar la unua kvaronjaro jam pasis k li ne deziras postliveron de la aperintaj gazetoj, li pagas ankoraŭ jenan sumon: ĝenerala kotizo = 2 mk.g., plus 3/4 jarabono al „S-ulo“ (kiel aktiva membro) = 4.50 mk.g., sume do 6.50 mk.g. (anst. 8 mk.)
2-a kazo. — Iu repagas sian aktivan jarkotizon en julio k deziras esti aktiva membro ekde julio, sekve li devas pagi: ĝeneralan kotizon, = 2 mk.g., plus 1/2 jarabonon al „S-ulo“ = 3 mk.g., sume do 5 mk.g.
3-a kazo. — Iu repagas sian kotizon aŭ novaliĝas en oktobro kiel aktiva membro, li devas pagi: ĝeneralan kotizon = 2 mk.g., plus 1/4 jarabonon al „S-ulo“ 1.50 mk.g., sume do 3.50 mk.g. — Kiu ne plu vidas utilon por si en ĉi tiu aliĝmaniero dum la lasta kvaronjaro kiel aktiva membro, tiu abonu nur al „S-ulo“ dum la lasta kvaronjaro k aliĝu kiel aktiva membro por la sekvonta jaro.
Al kelkaj el niaj K-doj ni rekomendas tre atente legi „S-ulo“n, por ke oni ne miskomprenu la decidojn de la Direkcio. En la n-o 385 klare estas skribite pri la apermaniero de „LNE“, nome ke ankaŭ ricevas ĝin aŭtomate la „S-ulo“-abonantoj, sed . . . multaj K-doj skribis, „kie restas la n-o 386“, k demandis, kial ili ricevis anstataŭe „LNE“! Iu malnova SAT-ano eĉ resendis „LNE“ kun la rimarko, ke li ne abonis ĝin! Certe li nur miskomprenis la aranĝon.
Ankoraŭ ofte okazas, ke K-doj sendas monon al la Adm., sed ne citas la celon de sia pago; ni sekve nur povas skribi al konto tiujn sumojn. Vi plirapidigas la prilaboron de via mendo, se vi koncize klarigas la celon de l’ monsendo. Adm.
Mihajloviĉ Trojko la trompulo, pri kiu ni avertis en la lasta n-o, posedas laŭ sciigo de K-do Sämann (13 371) hungaran pasporton je la nomo F. Fürst (ricevitan en Francio). Do estu ree avertitaj kontraŭ tiu persono, kiu eble provos de nun trompi sub la nomo „Fürst“!
Ĉe la Laboristaj Esperanto-Asocioj.
La 17-a Kongreso de la Nederl. Federacio de Lab. Esperantistoj.
La 17-an de aprilo okazis en la „Ovohalo“ en Apeldoorn la 17-a Kongreso de F.L.E. (Federacio de Lab. Esperantistoj en la regiono de la ned. lingvo). La kongreson ĉeestis ĉ. 500 personoj (pasintjare 300). Dum la antaŭa kongreso la Fed. havis 789 membrojn en 38 sekcioj. Nun ĝi havas 1280 en 53 sekcioj. La tuta membronombro (inkluz. simpatiantaj membroj) nun estas 1650. Kune la sekcioj havas pli ol 2000 lernantojn k ĉi-jare la Feder. en kunlaboro kun la Instituto por Lab. Radio-Asocio V.A.R.A. aranĝis radio-esp. kurson, al kiu partoprenas 650 personoj. Ankaŭ estas starigita libroservo, kiu montriĝis kiel granda sukceso; la rilatoj kun SAT estas bonaj.
Laŭ propono de la estraro la kongreso pritraktis samtempe kun la jar-raporto la proponon pri eksigo de sekcio Amsterdam IV, kiu agis kontraŭstatute, subtenante la agadon de la N.U.K. (Nederl. Unuiga Komitato). Ĉi tiu komitato eldonas opozician gazeton „Peresperantisto“, kies redaktoro estas membro de la eksigota sekcio. Post longa diskuto estis proponata jena rezolucio, kiu per 1 035 voĉoj por k 148 kontraŭ estis akceptata:
„La 17-a Kongreso de la F.L.E. en la reg. de la ned. lingvo, aŭdinte la opinion pri la organizaj aferoj en la lab. esp. movado, konstatas, ke la agado de diversaj anoj malhelpas la propagandon por esp-o en la lab. movado, — ke tiuj anoj de la Fed. formas komitaton por la unueco en la lab. esp. movado nomata N.U.K., — ke tia komitato estas superflua pro tio ke unueco ekzistas sur la bazo de la Fed. starpunkto reguligita en la statuta paragrafo 2-a; — ke ĝuste tiu komitato N.U.K. endanĝerigas la Fed. vivon k propagandon, do anstataŭ ke restas la unueco, la unueco estus for,
esprimas, ke la maniero, laŭ kiu agas tiu komitato kontraŭ la Fed. k ĝia estraro, estas malkamaradeca k plena de malamikeco,
opinias, ke kunlaboro kun tiaj uloj, kiaj nur esprimas sin kalumniante, ne estas ebla,
opinias plie, ke la gvidlinioj de la Fed. estas ĝustaj k devas resti la samaj,
decidas, ke estas nedezirinde ŝanĝi la principan starpunkton de la Fed., ke ne estas tolereble agadi kontraŭ la de nia Fed. akceptita konvencio kun SAT, ke estas en la intereso de la lab. esp. movado, ke nia Fed. pli k pli agu por SAT k kontraŭ starigota Internacio (kiu baldaŭ estus sekvata de alia Internacio),
deklaras, ke samtempa membreco al nia Fed. k la celata Internacio ne povas esti akceptata, ĉar tiu Internacio unue celas detrui SAT-on, sekve la Fed. ankaŭ ne povas akcepti en siaj vicoj tiujn personojn, kiuj aliĝis al N.U.K.“
Plue la diversaj raportoj estis aprobataj, dum el raporto de komitato por organiza strukturo montriĝis, ke ĝi rekomendas la nunan federacian organizformon. La proponoj pri ŝanĝoj en la regularo estis transdonataj al komisiono, kiu ekzamenos la tutan regularon. La proponon de unu Amsterdama sekcio, ke policanoj ne plu povas esti anoj de la Fed., kiu pasintjare ne estis pritraktata, la kongreso nun pritraktis. Per 961 voĉoj kontraŭ k 119 voĉoj por, la propono estis malakceptata. Sindetenis 60.
La buĝeto estis unuanime aprobata. La tuta Fed.-estraro estas reelektita. La venonta kongreso okazos en Amsterdam k la postsekvonta en Antverpeno. Raportis 16 599.
Ni ricevis jenan leteron:
Lisbono, la 31-an de marto 1932. Al Sennacieca Asocio Tutmonda Parizo.
Karaj Kamaradoj!
„Ĝoje ni komunikas al vi la fondiĝon de la Laborista Esperantista Societo ‚Antaŭen‘, kiu celas disvastigi esp-on inter la laboristaro, precipe tiu loĝanta en la kvara urbkvartalo.
Samtempe la administra komitato de tiu ĉi societo salutas la SAT-direkcion k la tutan SAT-anaron.
Sennaciece via Laborista Esperantista Societo ‚Antaŭen‘. La korespondanta sekretario.“
Komuniko de Socialista Frakcio el SAT- k LEA-anoj.
Sekr. Ernjo F. Klatil, Amsterdam-Z, Hectorstr. 4, I. Nederlando.
Estas ĉiam ankoraŭ multaj soc. SAT- k LEA-anoj, kiuj ne anoncis sin al la SF, ĉar ili opinias, ke ili devos pagi novan kotizon. Ni tial substrekas denove, ke neniu, kiu sin ĉe la SF anoncas kiel soc. esp-isto, estas devigata pagi kotizon. Sed niaj Gek-doj tamen komprenu, ke por povi efike propagandi en niaj rondoj, ni devas scii laŭeble veran nombron de la soc. esp-istaro. Ĝis nun al la SF anoncis sin 1330 soc. esp-istoj. Ke tio ne estas ĉiuj, estas klare. Ni komencis aranĝon de sliparo pri soc. gazetaro, organizoj landaj k internaciaj, kiuj subtenas, favoras, rekomendas, helpas finance aŭ morale la lab. esp. movadon, aŭ praktike uzas esp-on. Ĝis nun ni povis noti 86 soc. gazetojn ĉiulandajn k 30 landajn k internaciajn organizojn. Laŭ nia opinio tio ne estas ĉiuj. Ni tial petas denove, ke ĉiuj kunhelpu por ricevi klaran superrigardon.
Sed ni devas ankaŭ en ĉiuj niaj organizoj labori, por ke estu akceptataj
— página 10 —
184 — SENNACIULO
favoraj proponoj al esp-o k ke oni ne forgesu, la jam akceptitajn proponojn laŭorde plenumi. Ĉar decidoj, kiuj nur staras sur la papero, ne helpas al la movado. — Al 16 lab. soc. intern. organizoj ni sendis leterojn, petante informon pri ilia sinteno k eventuala apliko k spertoj koncerne esp-on. La ricevitajn respondojn ni konigos.
Ni atentigas, ke al la venonta kunsido de SF dum la SAT-kongreso en Ŝtutgart la K-doj devos prezenti landajn raportojn, laŭ decido en Amsterdam. La Gek-doj do preparu [?] sin aŭ sendu la raportojn [?] al la sekretariejo ĝis plej malfrue 31. VII. La venonta cirkulero de SF aperos proks. komence de julio; proponoj, pritraktotaj [?] dum la SF-kunsido en Ŝtutgart [?] nepre devas esti antaŭ la 30. VI. ĉe la sekretariejo, por ke ili povu esti konigataj per la cirkulero. Gek-doj, kunlaboru ĉiuj, por ke niaj aferoj progresu bone!
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
Ad. Ferrière: Estonta Eduko.
Alvoko al gepatroj k eduk-estraroj. Trad. H. Danneil. Universala Esp-Asocio, Genève. 72 pĝ. Form. 11×16,5. Prezo ne indikita.
Serioza, interesa traktaĵo, kiu elmontras la mankojn de la nunaj lernejo k eduka sistemo k kulminas en la alvoko al gepatroj k instruistoj transformi la lernejon en senantaŭjuĝan edukejon, kie la infano povas disvolvi nature k libere sian individuan personecon, en intima kontakto kun pli aĝaj infanoj k instruistoj. Multe kulpas la gepatroj, k en tio kuŝas la malfacila tasko de l’instruistaro: kunlaborigi, eduki la gepatrojn … k ne nur la infanojn. Necesas adaptado de l’lernejaj programoj al la evolustato de l’infano (en biologia k psikologia rilatoj).
La traduko estas ĝenerale bone farita, tamen kelkaj vortoj estas erare uzataj: reakcio (anst. reago), marŝi (anst. funkcii), klaso (anst. leciono), falsigi (anst. falsi), vekigi (anst. veki), komenci (anst. -iĝi), klininta (anst. -ita aŭ -iĝinta) k sim. Ni rekomendas la libron al ĉiuj, kiuj okupas sin pri edukaj problemoj. N. B.
MEMORNOTO
Pri 12. SAT-Kongreso notis: Geislinger Allg. Anzeiger, 19. 3., Arbeiter-Tribüne, Stuttg., 2. 4.
Menciis SAT: Le Réveil Ouvrier, Nancy, 20. 4.
RADIO-PROGRAMO:
19. majo: 17.45—18.15: Alpes-Grenoble, 569 m, parolado (same 26. 5.) 22.05—22.30: Leningrad, 1000 m, informoj (same 22., 25. 5.)
20. majo: 23.00—23.30: Minsk, 117,3 m, parolado (same 23., 27. 5.)
21. majo: 20.15—20.30: Lyon-la-Doua, 466 m, parolado (same 28. 5.)
22. majo: 9.10—9.35: Hilversum, 298 m, lab. kurso (same 29. 5.)
KORESPONDADO
Unu enpreso, simpla trilinia anonceto kostas 0,80 mk. g., ĉiu plia linio 0,50 mk. g. — Grandaj anoncoj kun kadro: po kv. cm. kostas 0,20 mk. g. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L=letero, PK=poŝtkartoj, PI=poŝtkartoj ilustritaj, PM=poŝtmarkoj, bfl.=poŝtmarko sur bildflanko, kĉl.=kun ĉiuj landoj, esp-aĵo=esperantaĵo.
AŬSTRIO K-do Franz Mittermaier, Wr. Reichsstr. 2, Linz/Donaŭ, kĉl.
BELGIO K-dino Jeanne de Meulder, Dublinstr. 40, Antwerpen, kun Gek-doj, kiuj bone konas la lingvon, kĉl.
BRITIO K-dino M. Shanley, 21, Sumer St., Nelson E. Lanc., dez. koresp. kĉl. Gek-doj. Resp. garantiata.
FRANCIO K-do Gangnon Marcel, 76, rue de la République, Elbeuf (S. Inf.), prefere kun K-dinoj en Sovetio, p.ĉ.t.
GERMANIO Grupo Steinigtwolmsdorf koresp. kĉl, pri ĉ. temoj. Adr.: Fritz Berger, pentristo, Steinigtwolmsdorf b. Neukirch/Sa.
En nian grupon venis gelern. de kursfiniĝo, pro tio ni aranĝos la 1. junio intern. letervesperon k serĉas gekoresp-antojn. Ni certe resp. Adr.: P. Kempe, Friedrich Ebert Str. 4, Niedersedlitz/Dresden.
K-dino Elsbeth Eifler (12-jara), Adrianistr. 17, Bochum-Werne, kun geknaboj el ĉ. landoj.
SEA-grupmembroj de Mannheim koresp. kĉl, pri ĉ. temoj. Skribu al: K-do Karl Roth, Friedhofstr. 5, Mannheim-Neckarau.
NEDERLANDO Grupo de 40 studintoj k grupo de 15 fervojistoj serĉas gekoresp-antojn. Resp. gar. Sendu PK, PI al K-do E. Polak, Zeedyk 107/II, Amsterdam-C.
K-do C. Ploeger, Spoortstraat 988, Assendelft, kĉl. L, PK, PI, ankaŭ pri fakmovado.
PORTUGALIO K-do L. Zinner, Rua Joaquim Casimiro, 20-4-o D., Lisboa, L, pri interesaj temoj.
SOVETIO K-do N. N. Ŝaŝkin, str. 1. majo, d. n-o 26, poste restante, Moskvo, dez. kor. k interŝ. jurn., librojn ktp (ĉe sendo informi per PI; ĉe informdez. aldoni PM).
K-do I. V. Rijenko, instruisto 25-j., kor. kĉl pri ĉt, precipe pri kulturo, vivmaniero. Aĥtirka, Aĥtirskij raj., selo Dovjik.
K-do V. S. Stanjkov, Okt. j. d. 2 Sadovaja ul. 5, St. Kalinin, kor. kĉl pri serioz. temoj.
K-dino A. Zeleznickaja, Jovo-Basmannaja 10, kv. 82, Moskvo, pri lernejaj aferoj kun gelernantoj.
K-do M. Tudorovskij, inĝeniero-konstruisto raciigisto, P. K. 15, Ufa, pri ĉt., precipe pri konstruado k muziko.
K-do A. Sidorov, Sredne-Smolenskaja ul. 28, Voronej, petas gelaborulojn ĉiul. resp. al demandoj: Kion vi faros, se imper. landoj proklamos militon kontraŭ Sov.? Viaj ĝen. konsideroj pri Sovetio antaŭ ĝia 15-a datreveno. La materialo estos utiligata por gazetaro k evtl. eldono de rusl. broŝ.
Ni ricevis jenan sciigon: „Moskvo, 20. 4. 32. — Kara K-do. Responde al mia anonco en „S-ulo“ n-o 384 mi ricevis pli ol 60 proponojn el ĉiuj landoj. Ne povante tuj k komplete respondi al ĉiuj (tio okupus ĉ. du monatojn) mi sincere petas pardonon de ĉiuj pro mia prokrasto. Tamen mi respondos, ĉar tio estas unu el la elementaj devoj de KIFI-ano. Krome adresoj viaj estos transdonitaj al aliaj K-doj sovetiaj. Kun revolucia saluto — Kovalenko (Bolŝevik).“
USONO Adresŝanĝo. — Benjamin Auerbach, 1956 Crotona Parkway, Bronx, New York, N.Y., telefono Fordham 7-0801.
Gekamaradoj! Atentu!
La lab. organizoj (partiaj, sportaj k kulturaj) de nia distrikto aranĝos la 29-an de majo ĉe la naturamika kabano sur Waxeneck grandan renkontiĝon k gimnastfeston. Ĝin partoprenos ankaŭ ni esp-istoj por manifestacii por nia ideo. Sendu salutleterojn de esp. grupoj, peru salutojn de socialistaj organizoj. De ĉiu lando ni ricevu minimume 1 leteron. Rekompencon laŭ deziro! Helpu al ni varbi por nia ideo! Ĉiujn skribaĵojn sendu al: K-do Hans Butter, Berndorf IV., Veitsaŭ 152 (ALLE-grupo Berndorf), Aŭstrio.
[REKLAMO p.10] Via brustfoto en letermarka formato po 25 ekz. 1.25 mk. g. Nur 2.50 mk. g. kostas moderna stampilo kun via adreso kun aŭ sen esp. stelo. Antaŭpago necesa al poŝtĉeka konto Stuttgart 38 575. Mendu tuj al: K-do H. Hubalek Creglingen/Wttbg. (Germanio).
[REKLAMO p.10] K-doj el la germanlingvaj regionoj — atentu! La Socialista Esperanto-Asocio (SEA) por la germanlingvaj regionoj eldonis la broŝuron de K-do E. Lanti LA LABORISTA ESPERANTISMO en germana lingvo. — Aĉetu tuj! Prezo: 0,30 gm. Grupoj ricevas 10% da rabato! Vendu ĉi tiun gravan verketon inter la neesperantista laboristaro. Mendu tuj ĉe la SEA-librejo, FRANKFURT a. M. 21, Heerstrasse 85.
ENHAVO
| paĝo | |
|---|---|
| La situacio de l’polia proletaro | 175—176 |
| Rezulto de la lastaj elektoj en Aŭstrio | 176 |
| Akcidentoj dum manifestacioj | 177 |
| El Japanio | 177—178 |
| Instruejoj de la revoluciuloj | 178 |
| La salajro-sistemo en Sovetio | 179 |
| Por nia medito | 179 |
| Notoj | 179—180 |
| La klasbatalo tra la mondo | 180 |
| Diskutejo | 180—181 |
| Tra Esperantio | 181—184 |
Presejo Oscar Wettig, Gelnhausen (Germanio)
— página 11 —
4 — LA LERNANTO
ekspertis dolore mian nepovon skribi. Amikosamlaborejano kondukis min en lernejon, en kiu oni senpage povas lerni. Mi restis en Barcelono kvar jarojn k poste forlasis ĝin pro laborŝanĝo k ekloĝis en Sabadell. En tiu industria urbo mi amikiĝis kun aro da ekskursemuloj, k mi ĉiudimanĉe ekskursas kun ili tra la montoj aŭ tra loĝataj regionoj.
Dum unu el niaj ekskursoj ni venis al la urbo Manresa k mi aŭdis tie unuafoje paroli esperanton. Sed mi ne komprenis, kio estas esperanto. En kunveno, kiu okazis la 18-an de junio 1929, mi denove aŭdis paroli esperante, k tiam mi demandis pri ĝi. Mi ricevis tuj informojn pri la lingvo k ĝia grava signifo por la tuta mondo, sed bedaŭrinde havis tiam multajn malhelpojn por ĝin lerni.
La 15-an de oktobro 1929 mi eksciis, ke la Aplec-a esperantista grupo malfermas kurson por komencantoj sub la gvidado de la inteligenta profesoro K-do Blej. Mi tuj partoprenis en tiu kurso k eklernis la lingvon. Ĉeestis 11 lernantoj, el kiuj restis ĝis la fino 6. Por mi estis malgraŭ la bona instruanto malfacile sekvi la kurson, pro la diferencoj inter la esperanta k hispana gramatikoj, k ĉar entute mi ne bone komprenis gramatikajn aferojn.
Kursfine mi ekkomencis korespondadi kun eksterlandaj K-doj. Granda estis mia ĝuo, kiam mi ricevis la unuan esperantan leteron. Tiam ekvidiĝis al mi plene la utilo de esperanto k la merito de ĝia majstra kreinto d-ro Zamenhof. Laŭ anonco en Sennaciulo mi ricevis 57 leterojn k poŝtkartojn el diversaj landoj. Dank’ al tiu korespondado mi pli rapide ellernis esperanton. Mi volas ĉi-loke dankegi al miaj korespondantoj pro ilia toleremo rilate miajn lingvajn erarojn k ioman malkompreneblon de miaj skribaĵoj.
Nun mi amas esperanton kiel mian vivon. Morgaŭ ĝi unuigos la terglobon k forigos la landlimojn k faros unu solan rondon el la homoj en la tuta mondo. Ĝi atingas ĉiujn, same la riĉajn kiel la malriĉajn homojn. La Egaleco estas ĝia celo. Vivu esperanto! Esteban Casacuberto (16 407).
POR NIA DISTRO:
Solvoj el la antaŭa n-o:
Ŝerc-enigmoj: 1. Estis 7 gefratoj, 4 knaboj k 3 knabinoj. 2. Por ke li ne veturu en la Ruĝan maron anstataŭ en la Nigran. 3. Ĉar ĝi deziras esti sur la alia stratflanko. 4. La eĥo. 5. Kiam grandaj ne estas haveblaj.
[REKLAMO p.11] Por via perfektigo la plej taŭga legaĵo: UNUA LEGOLIBRO. SAT-eldono. 104 pĝ. Prezo: 1 mk.g. Administracio de SAT, Leipzig O. 27.
[BILDO p.11 | 60,7,93,30] Krucvorta krado kun plenigitaj literoj kaj nigraj kvadratoj (■):
S A N Ĥ A J A N O
A R E O P A G ■ G
R ■ T R I ■ ■ V I
A T ■ ■ ■ A G A V
D R O M E D A R ■
■ I K O N ■ R ■ L
■ B U T ■ D O R A
K U L O ■ O N I ■
S T A R T ■ O D O
Liter-enigmo.
Al ĉiu cifero respondas difinita litero. Ĉiuj vortoj estas substantivoj, kies finaĵo ne estas indikita. Post eltrovo de ĉiuj vortoj en la horizontalaj vicoj la unua vertikala vico montras al vi ion, kio hodiaŭ mankas al la mondo.
1 2 3 9 10 8 7 — geografia termino. 2 8 7 9 5 — submara vivaĵo. 3 9 7 6 4 5 — necesa en la mano de propagandisto. 4 11 3 4 10 — afabla peto. 5 4 6 7 9 7 — biblioteko. 4 7 8 11 4 — moka esprimmaniero. 6 9 8 6 9 6 — tropika kreskaĵo. 7 8 2 8 2 — arkitektura stilo. 8 3 9 5 — ovsimilaĵo.
Ŝercenigmoj por trovemaj infanoj.
- Kial aspektas la luno tiel pale?
- Kiam la anasidoj komencas naĝi?
- Kiu ringo ne estas ronda?
- Kiu monato estas la plej mallonga?
Humoro
La kapo forgesita.
Iu volis foje fari viziton al iu grandsinjoro. Ĉi tiu ĝuste rigardis el la fenestro, kiam la vizitanto eniris. Sed la servisto diris malgraŭ tio, ke lia mastro ne estas hejme.
— Tre bone, amiko mia; diru tiam al via mastro, ke mi estis ĉi tie k ke estonte, kiam li eliros, li bone faros ne lasi sian kapon en la domo. H. B.
Neutila invento.
— Sinjoro kontraktisto, mi havas elpensaĵon por malplenigi vian teatron dum tempo de kvin minutoj.
— Ĉu vi ne povus elpensi ion por plenigi ĝin dum duona horo? 16 695.
Granda eraro.
— Ĉu vi ne scias, ke lastan nokton eniris rabisto ĉe mi?
— Kaj ĉu li ŝtelis ion?
— Ne, ĉar mia edzino kredis, ke estas mi, kiu revenis ebria, — k nun li estas en hospitalo. 16 695.
— página 12 —
7-a JARO. N-o 5 — MONATA ALDONO AL SENNACIULO — 15. V. 1932
La Lernanto
REDAKTEJO: 14, av. de Corbéra, Paris XII-e :: ADMINISTREJO: Kolmstrato 1, Leipzig O 27
FRUKTOJ DE L’KORESPONDADO.
La sekvantan interesan korespondadon havis 14-jara germana knabo kun sovetia K-do:
Al Sovetio. Treptov, 20. IX. 1931.
Kara Kamarado!
De mia instruisto, K-do W., mi ricevis vian adreson. Bonvolu do respondi al mi kelkajn demandojn. La germana burĝa gazetaro asertas, ke la sovetia militistaro estas la plej forta en la mondo. Oni diras, ke Sovetio estas kulpa, se la malarmado ne progresas. Diru tial al mi, ĉu la sovetia armeo estas tiel forta k tiel granda kiel antaŭ la milito la cara armeo? Ĉu la militservo estas libervola aŭ ĉu ĉiu juna, sana viro devas fariĝi soldato? Ĉu estas vere, ke eĉ la virinoj lernas la militservon? Tion oni legas en niaj gazetoj.
Kun kamaradaj salutoj via dankema Henriko L.
[BILDO p.12 | 31,37,64,71] Desegnaĵo: ruĝarmeano kun kasko kaj okulvitroj, sur fono de aviadiloj en la ĉielo kaj fabrikoj kun kamentuboj.
Ruĝarmeano sur prospekto pri loterio de l’aviado.
El Sovetio. Aŝĥabad, 2. XII. 1931.
Kara juna amiko Henriko!
Jes, en USSR estas deviga soldatservo por junuloj. Ankaŭ estas vere, ke la virinoj lernas la militservon. Tamen ekzistas granda diferenco inter la antaŭrevolucia armeo k la ruĝa armeo. La cara armeo, kiel ankaŭ la nunaj armeoj en la kapitalistaj landoj, konsistas el dungitoj. Kiun k kion devas defendi kapitalistaj armeoj? Ili defendas la kapitalistojn k iliajn havaĵojn. Kontraŭ kiu defendas la kapitalistaj armeoj la kapitalistojn k ilian havaĵon? Kontraŭ la mizerigita popolo, kontraŭ la sklavigitaj kolonianoj. Jen kelkaj ekzemploj. Kial la francoj okupis la Rur (Ruhr)- k Sar (Saar)-teritorion? Ĉu por defendi la malfortan francan popolon kontraŭ la sensangigitaj germanoj? Kial Japanio okupas Manĉurion? Ĉu por defendi la „malfeliĉetan“ japanan popolon kontraŭ la „fortegaj“ ĉinoj? Kial la armeoj de la „Entento“ helpis al rusaj blankuloj okupi Kaŭkazion k Ukrainion? Ĉu por defendi la rusan popolon kontraŭ la bolŝevikoj? Dum tiuj okupadoj estas mortigitaj miloj k centmiloj da homoj. Ĉu tiuj fiagoj ankaŭ estas faritaj por la helpo al la defenditaj popoloj? Ne, tute ne. En la Rur- k Sar-teritorio estas la karbo, en Kaŭkazo — nafto, en Ukrainio k Manĉurio aliaj riĉaĵoj, kiujn volas engluti la kapitalistoj. La „defendo“ k similaj belaj vortoj estas nur preteksto por la rabado. Nu, por rabi la najbarajn popolojn k la koloniojn, oni bezonas dungitaron (armeon). Sed la kapitalistoj ja ne povas (k ne volas) diri malkaŝe k honeste la kialon, instiganta ilin pliigi la armadon. Tial ili ĉiuj krias, ke la ruĝa armeo
— página 13 —
2 LA LERNANTO
estas la kaŭzo malebliganta la malarmadon. Ĉu vere? USSR jam delonge k ĉiufoje proponas tute forigi la armeojn. Kial la kapitalistoj ĝis nun prokrastas la pridiskuton de tiu problemo? Ĉar ili bone scias, ke ili per tio malhavos la ilon por humiligi la propran laboristaron k la subigitajn koloniaŭojn.
Eble via patro aŭ frato partoprenis la mondmiliton, batalis „por imperiestro k patrolando“, k kion li ricevis? Ĉu ili estas feliĉaj rajti partopreni honore la riparpagojn? Sed la sovetia popolaro bone scias, kion ĝi defendas. Ĝi defendas sin mem, por ne esti denove sklavoj ĉe la fabrikposedantoj k bienuloj, por ne pagi la kostojn de la milito, kiun iniciatis la kapitalistoj.
Tial, se vi demandas, ĉu granda estas la ruĝa armeo, mi respondas: Jes, tre forta, ĉar ĉiu el la sovetianoj konscias, kion sekvigus la revenko de l’ kapitalismo en USSR. Se mankos armiloj, sufiĉos forkegoj. Ĉu vi nun scias la diferencon inter konscia batalantaro k dungita soldato, kiu batalas sencele?
Via amiko k K-do J.
Mi iras al kurso . . .
Ĉapitro dua.
Dimanĉo. — Vokite al la urbo Sa… por malfermi kurson, mi ekveturas vagonare kun teko (aktujo) plenega de ekspoziciaĵoj k lernolibroj. Mi veturas tien la unuan fojon, sekve ne konas la linion. En la urbo So. .., lasta stacio antaŭ Sa…, mi devas ŝanĝi la trajnon. Mi do iras ĝuste al trajno sur relparo kun montrilo „Sa…“ Mi trovas sidlokon k atendas la pluveturon. Sed mire mi konstatas, ke la trajno ekmoviĝas en kontraŭan direkton. Nu, mi pensis, ke ĝi poste certe devos turniĝi miacelen. Sed iom post iom mi rekonas pejzaĝon jam viditan venante. Kaj miaj haroj hirtiĝis, ĉar mi ekkomprenis, ke mi reveturas. Kiel eble plej naivmiene mi demandas kampulon, kiom distancas Sa… de So… Li rigardas min kiel sensprituIon k diras milde: La trajno tute ne veturas al Sa…, sed al Ko. (Tio estas la loko, de kie mi venis.)
Ŝajnigante min tute ne tuŝita per tiu terura sciiĝo, mi pludemandas pri vojoj k vilaĝoj trapasendaj, se mi forlasus la trajnon ĉe la plej proksima stacio k irus piede. Li pli multe ekmiras, sed diras ĉion precize. Aldone li tamen opinias: „Sed vi ne trovos la vojon!“ Kaj li ĵetas signifan rigardon eksteren, kie ĉio estas blankega pro neĝtavolo 30-centimetra. Mi tamen scias, ke mi trovos Sa…, ĉar mi devas.
Jen la stacio; mi adiaŭas dankante k ekiras plenforte. Tra vilaĝo k kampoj mi marŝegas. Vojmontriloj estas neĝkovritaj. Do, por certiĝi, mi devas purigi ilin. Ĉe iu krucvojo senmontrila, mi tamen konfuziĝas pri la direkto. Feliĉe mi aŭdas haksonojn el provizejo de etkampula dometo. Mi eniras. Tie junulo stultaspekta hakas lignon (dum la aliaj familianoj kredeble estas en preĝejo). Vidante min, li ekĉesas. Mi demandas: „Ĉu irante laŭ tiu direkto mi atingos Sa…?“ Konsciante la gravon de sia respondo, li, levante nazon k brakon, diras balbute: daŭ — re — rekte — an — taŭen —. Mi dankas. For en arbaron neniam jam surpaŝitan de homa piedo — depost la lasta neĝfalo (!). Vidiĝas nur postsignoj de leporoj, kapreoloj, perdrikoj k alia ĉasaĵo. Solena silento regas ĉi tie, en la fabriko de plej ozonhava aero.
Domaĝe, ke marŝegante mi ne povas ĝui ĉi ĉion sufiĉe. Fine malestas arbaro antaŭ mi. Interne ĝojegante, mi ekvidas nur neklare la siluetojn de urbo. Estas la loko de mia sopiro, Sa… Post demando mi trovas baldaŭ la kursejon, Popoldomon — nur unu horon tro malfrue! Ankoraŭ ĉeestis kursanoj. Tial la jam foririntaj tuj estis revenigataj k duonhoron poste, mi, balbutante ian senkulpigaĵon, komencas la kurson. — Sed ne pensu, ke ĝi fariĝis bona! Post kvar semajnoj la loka organiza gvidanto trompis min k aliajn pri mono k libroj, la anoj seninteresiĝis k la kurso ekdormis por neantaŭvidebla tempo.
5 320.
Fabelo de l’akvoj.
Tre strangan fabelon mi aŭdis. Rivero montara ĝin plaŭdis. Severe la homojn mallaŭdis La akvoj per sia fabel’.
Nin miksas la homa azeno Kun alkohola veneno, Anstataŭ el pura baseno Nin trinki je sia sanec’.
Anstataŭ la korpon purlavi, Aliaj volas nin havi Por sian animon eksavi El ungoj de la pekem’.
Po gutoj ni falas sur Teron Kaj formas baldaŭ riveron. Per tio ni pruvas la veron, Ke el eroj formiĝas amas’.
Se multaj malfortaj kuniĝas, Amaso fortega kreiĝas, Dum unuopulo perdiĝas Estante eĉ vera gigant’.
Trankvile ni fluas k fluas … Kolere ni ofte ekbruas … Sovaĝe ni ĉion detruas, Se io nin ĝenas sur voj’.
H. Weinhengst.
— página 14 —
LA LERNANTO 3
Samspeculoj.
Juĝisto: En via fabriko ĉiujare mortas kvarono el viaj laboristoj pro ftizo?
Fabrikestro: Jes, mi elkonstruis mian entreprenon ĝis grandega fabriko.
Juĝisto: La akra polvo malsanigas iliajn pulmojn? Kaj vi scias tion?
Fabrikestro: Jes, kie oni multe produktas, tie estas multe da polvo.
Juĝisto: Kaj ĉu nenio estas farebla kontraŭ tio?
Fabrikestro: Ne, ĉar la elspezoj per tio tro altiĝus.
Juĝisto: Sed viaj negocoj statas bone, ĉu ne?
Fabrikestro: Mi ne povas plendi. Pasintan jaron ni disdonis 20% da dividendo k krome ni pagis ½% al la orfoj.
Juĝisto: Ho, vi filantropo! Ĉu vi ne povus esti tiel afabla k vendi al mi du aŭ tri akciojn?
Trad. H. Garten.
La Striko.
Mia paĉjo strikas. Li laboras por la aliaj (najbaroj), li gajnas iom da mono; per ĝi panjo aĉetas viandon k terpomojn. Vespere, li por vespermanĝo havas tason da kafo, k ni ovojn.
Kiam mi rehejmiĝas, mi diras: „Panjo, manĝu ovojn, kiel ni, k paĉjo ankaŭ!“ Tiuokaze panjo ĉirkaŭbrakas min k ŝi ploras.
Tiam panjo manĝas iomete da ovaĵo, kiel ni, k paĉjo ankaŭ. Post la manĝado mi prenas seĝon, mi eksidas antaŭ la pordo k staras kviete.
Verkis Ŝerperel (11-jara) el knaba lernejo en Rube (Roubaix, Norda Francio).
LINGVAJ NOTOJ.
Demandoj de K-do 5320:
1. Ĉu estas korekte prononci la diftongojn: aj, ej, oj plurmaniere? Tio estas, ke en iuj kombinoj oni prononcas ilin kiel diftongojn, do kiel unu sonon k en aliaj kombinoj, apartigante ties du literojn?
2. Kiel oni prononcu precize la diftongon eŭ?
3. Kiu estas la korekta prononco de la litero ĥ? Ĉu oni elpuŝu ĝin inter palato k langradiko kvazaŭ hundgrumblante, ĉu inter lango k buŝkavo, siblante kvazaŭ ansero?
4. Ĉu „rompi“ estas nepre transitiva? En la „Plena Vortaro“ ja estas ekzemploj montrantaj transitivecon, sed mankas la koncerna signo (tr).
Respondoj:
K-do 5320 estas germanlingvano, kiu ankaŭ scias pli malpli bone la francan lingvon. Sekve, se ni volus respondi nur al li, la afero estus relative simpla por doni klarigojn pri la demandoj rilataj prononcadon. Sed se oni volas klarigi ĝin por tutmonda legantaro, nur per esp-o, la afero iĝas multe pli malfacila. En „Kompleta Gramatiko k Vortfarado de Esp-o“ (Fruictier-Grenkamp) oni trovas iom detalan pritrakton de la fonetiko, k ĝi estas rekomendinda al interesuloj¹.
Al la unua demando: tiuj diftongoj kompreneble devas prononciĝi ĉiam egalmaniere. Tamen estas evidente, ke per tio, ĉu sekvas al la diftongoj vokalo aŭ konsonanto, la prononco iomete modifiĝas, kio estas absolute natura k ne timinda aŭ kritikinda deflankiĝo de regulo. Tiel la „aj“ iomete diference sonas en la vortoj „rajto, hajlo, ŝajno“ ol en la vortoj „majo, kajero, gaja, kajuto“, k same la „oj“ en „fojno, kojno“ iom aliel ol en „fojo, vojo, ĝojas“ ktp., ĉar la „j“ havas pli grandan ligan valoron starante inter du vokaloj, ol antaŭ konsonanto. Oni ĉiam devas atenti, ke la unua vokalo (a, e, o) donas la difinan sonnuancon al la diftongo, k ke la duonvokala j nur postsonas pli neakcentite (ĝi havas kvazaŭ nur la duonan valoron, laŭ sonforto, rilate al la antaŭirinta vokalo. Sekve „oj“ ne plene identas kun la germana „äu, eu“, kvankam oni trovas tiun aserton en multaj lernolibroj, ĉar la sono estas proksimume tia. Rilate al „ej“ k „aj“ estas same.
Al 2): Sama regulo kiel por la ceteraj diftongoj: Ĉefan sonvaloron havas la vokalo „e“ k nur duonan valoron la postsonanta duonvokalo „ŭ“. Sekve oni prononcas „Eŭropo“ nek kiel „Ojropo“ nek kiel la germanoj k francoj sian „ö“ k „eu“ en „Goethe“, „Europe“, sed „Europo“, modifante la longan „e“ per mallonga, malforta „u“.
Al 3): Ni forlasu komparon kun hundgrumblado aŭ anserblekado, kiuj ambaŭ niaopinie havas nenion similan kun la prononco de „ĥ“! Oni prononcas kiel en la germanaj „ach, Bach, Dach“ ktp, sed ne kiel en la germ. „nicht, Gesicht“ ktp. Efektive tiu sono estas nur plifortigita „h“. Oni scias, ke „h“ estas malfacile elparolebla por „francoj, grekoj, hispanoj, araboj, rusoj“ k. a., k ofte ilia provo perforte elbuŝigi ĝin, kondukas al la formado de la esperanta „ĥ“. Tiu lasta litero estas „h“, en kiun miksiĝas neplenformite la konsonanto „r“ (oni komparu la sonproksimon ĉe la germanaj vortoj „dort“ k „Docht“!).
Al 4): Mankas, certe neintencite, la signo (tr) en la „Plena Vortaro“ ĉe „rompi“. Sed certe tiu verbo havas ĉiam transitivan karakteron k por ĝin netransitivigi, oni devas krei la formon: „rompiĝi“.
Pri ceteraj demandoj de l’sama K-do ni respondos en iu venonta n-o.
L. L.
Kiel mi fariĝis esperantisto.
Mi estas nur malriĉa mizerulo. Ĝis mia 17-jara aĝo mi ne komencis scii legi nek skribi. Mi ĉiam laboris en kotonfabriko. Post mia labortago mi iris en lernejon du horojn ĉiutage. Mi tiam loĝis en vilaĝeto apud la fama monto Montserat. Hejma mizero malpermesis al miaj gepatroj sendi min en lernejon.
Estante 16-jara fraŭlo, mi forlasis tiun vilaĝeton k aliris la ĉefurbon Barcelono. Tie mi
¹ Havebla pere de la SAT-librejo. Prezo: 5 svis. fk.
N.º 389, 16 de junio de 1932
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
[BILDO p.1 | 30,3,68,12] Emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» antaŭ terglobo kun meridianoj.
8-a JARO, N-o 389 — LEIPZIG, 16. / 6. 1932
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
APERAS dusemajne | REDAKTEJO: 14, av. de Corbéra, Paris 12e. – GVIDANTO: E. Lanti. – SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. – ADMINISTREJO: R. Lerhner, Kolmstr. 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS dusemajne
KIEL JAPANAJ LABORISTINOJ EKPAŜAS EN LA EKONOMIAN BATALON
1. La lastatempa progreso de la laboristino.
En la produktado la laboristinoj okupas gravegan pozicion, sed ili kompare kun laboristoj estas pli severe ekspluatataj k subpremataj de l’kapitalismo. Plie la lastatempa ekonomia paniko k la trompa plano de l’ burĝaro, kiu freneze penas sin savi el la katastrofo, minacas terure iliajn vivojn. En tia stato eĉ amaso da laboristinoj, longe forlasitaj neorganizite sub la trompo k sub premo kapitalista, fine vekiĝis. Ili leviĝis por batali kontraŭ netolerebla atako de l’kapitalismo k ekmarŝas en la unuan fronton de klasbatalo kunigante sian forton kun la viraj laboristoj. Tiu ĉi fakto prezentas videble unu el la specialaj trajtoj de la nuna revolucie ardiĝanta stato.
Kiel laboristinoj marŝas al ekonomia batalo? Bedaŭrinde mi ne havas la plej lastatempan statistikon k devas preni tiun de 1930. Ni povas supozi, ke la nombro da partoprenintinoj en la ekonomia batalo estis 50 000. Tiu ĉi nombro estas nur 3% el 1 500 000, kiu estas la tuta sumo da japanaj laboristinoj. Kaj la proporcio de gepartoprenintoj en strikoj estas 4%. Do ni devas konkludi, ke la pocento el partoprenintinoj en klasbatalo ankoraŭ estas tre malgranda. Kvankam tiu skalo estas malgranda, tamen estas tre notinde, ke tiu nombro pligrandiĝas kun granda rapido.
Nombro da strikoj faritaj de virinoj solaj k de geviroj.
| virinaj | geviraj | viraj | sumo | |
|---|---|---|---|---|
| 1924 | 19 | 114 | 200 | 333 |
| 1925 | 30 | 100 | 163 | 293 |
| 1926 | 22 | 170 | 303 | 495 |
| 1927 | 26 | 138 | 219 | 383 |
| 1928 | 21 | 117 | 259 | 397 |
| 1929 | 34 | 181 | 361 | 576 |
| 1930 | 38 | 291 | 577 | 906 |
Pri la disvolviĝo de l’laboristina batalo laŭ diversaj industriaj fakoj mi diru jenon: Triono el la tutaj japanaj laboristinoj, 80% el la fabrikaj laboristinoj okupas sin pri la teks-industrio. Sekve la nombro da strikoj en tiu fako montras ilian ĝeneralan staton.
Nombro da strikoj en teks-industrio:
| En | fojoj | partoprenantoj | proporcio rilate la tutan dungitaron |
|---|---|---|---|
| 1928 | 83 | 8,718 | 19% |
| 1929 | 87 | 17,234 | 22% |
| 1930 | 164 | 26,023 | 32% |
Tiel la nombroj rapide plialtiĝis k la karaktero de l’striko ankaŭ fariĝis tre furioza. En la ĥemia industrio, kiu sekvas la teks-industrion laŭ nombro da laboristinoj (6%) k laŭ virinaj partoprenantoj en la striko (15%), tre plimultiĝis la nombro da strikoj. Cetere aliaj multaj laboristinoj ankaŭ partoprenis en diversaj grandaj strikoj. Ekzemple, en transporta fako konduktorinoj de Tokia omnibuso, en metalindustrio laboristinoj de l’Ŝibaura-fabriko k Nipona elektra fabriko. Kaj oni ne povas ne rimarki, ke ĉiufakaj dungitaj virinoj partoprenis en grandskala klasbatalo. Ekzemple, en 1930 komizinoj de magazenoj k flegistinoj de granda hospitalo, en 1931 instruistinoj, kelnerinoj de kafejo, dancistinoj, kantistinoj k publikulinoj.
2. Specialaj trajtoj de laboristinaj bataloj.
Unue la plej multaj da ili restas ankoraŭ neorganizitaj. En la komenco de 1930, dum la nombro da organizitaj laboristinoj estis nur 11 000, nombro da partoprenantinoj en strikoj atingis ĉ 50 000. Laŭ tio ni povas vidi la grandan viglon de l’neorganizita virinamaso. Due la plej multaj da ili estas junaj. Koncerne tion ni ne povas montri precizan nombron, sed ni povas supozi ĝin facile, teksindustrio k transporta fako estas tute okupataj per junaj laboristinoj.
Kiel brave batalas la laboristinoj unufoje ekleviĝintaj! Tion ni spertis multfoje. Kaj la fakto elokvente rompis la opinion, ke virinoj estas konservativaj k ke en klasbatalo ili ludas nur ariergardan rolon. Ekzemple, en oktobro, ĉe la Asahi-ardezo-fabriko la mastroj dekretis malaltigon je 15% de l’salajroj por ĉiuj gelaboristoj. Tiam la laboristaj gvidantoj konsilis cedi al la kapitalisto pri malaltigo je 10%. Sed 30 laboristinoj, malaprobinte tion, elektis siajn delegitojn inter virinoj solaj k daŭrigis la strikon. Fine post 10-taga intertraktado ili atingis malaltigon de la salajro je 7%.
Sed se la virinoj ne kunigas sian forton kun la viraj laboristoj, ili ne povos sukcesi liberigi sin de duobla ekspluatado. Timante plifortiĝon de l’ proletaro kapitalistoj, policanoj k reformistoj penas detrui la ligon de gelaboristoj k apartigi ilin.
Aliflanke la laboristaj familioj, instigate de l’komuna intereso, unuiĝis ĉirkaŭ la strikantaro por helpi ĝin.
La plejparto da laboristinoj, precipe silkfabrika, ŝpina k teksa laboristinaro, venis el la kamparo. Kaj la fabrikoj, kie ili laboradas, ankaŭ sin trovas en la kamparo. Tiam unuiĝo de laboristinoj k malriĉaj kamparanoj estas grava demando. Lastatempe ili tre kuraĝe kunbatalis kontraŭ nepagita salajro. Tiel ni povas vidi, ke laboristinoj k laborist-edzinoj jam partoprenis en ekonomia batalo, tre vigle k vaste. Sed ni devas rimarki, ke ili ankoraŭ ne partoprenis en politika batalo k grava agitado. Tio devenas aŭ de ilia neorganiziteco aŭ ilia restado sub la gvido de reformistoj.
*
— página 2 —
186 — SENNACIULO
3. Klasbatalaj postuloj de l’laboristinoj.
Kio pelas la laboristinojn en la batalon? Ĝi estas la nesatigebla atako de l’kapitalismo, t. e. amasa maldungo, raciigado de laboro. Ili kontraŭbatalas tiun atakon ne nur per sindefendaj, sed eĉ per pozitivaj postuloj. Jena ĝenerala statistiko ankaŭ montras la postulojn de l’virinoj:
| Bataloj | 1930 fojojn | 1931 (ĝis novembro) fojojn |
|---|---|---|
| pro maldungoj | 885 | 738 |
| pro malaltigo de salajro | 674 | 449 |
| pro nepagita salajro | 215 | 220 |
| pro fermo de fabriko | 119 | 153 |
| pro raciigo de laboro | 49 | 51 |
| pro altigo de salajro (? Red.) | 128 | 259 |
| pro boniĝo de traktado | 20 | 41 |
| pro liberigo de kontrakto | 11 | 12 |
| pro ceteraj | 188 | 91 |
| fojojn | 2389 | 2014 |
Strikoj kun speciala postulo kiel virinoj ankoraŭ estas tre maloftaj. Sed vere revolucia proletinaro batalas por tiuj specialaj postuloj. Ekzemple: donu fizikan libertempon pagatan! Por egala laboro egalan pagon! 70 libertagojn pagatajn post k antaŭ la akuŝo! Ne ekspluatu virinon k infanon! Krome diversaj postuloj rilatas al la pensionoj, kie loĝas la fabriklaboristinoj.
Aprilo 1932.
Letero el Britio.
Depost la stariĝo de la nuna konservativa registaro, en oktobro 1931, jam 699 mil senlaboruloj ne plu ricevas monon el la asekura kaso; ĉiuj estas ŝarĝo por la propraj familianoj. Aliaj 1½ milionoj ricevas malpli grandan pagon ol antaŭe — estante senlaboraj dum pli ol 26 semajnoj. Edzinoj, kvankam ili pagas por la asekuro kontraŭ senlaboreco, ankaŭ estas viktimoj, eĉ se ili pagis jam depost jaroj k ne multon antaŭe ricevis. Sume estas ĉ. 2¾ milionoj da senlaboruloj en Britio.
Tiel brute la nuna registaro traktas la viktimojn de la nuna sociordo.
Eksterlandaj K-doj laŭŝajne imagas, ke la Labor-Partio estas ia kontraŭaĵo al la konservativa partio. Tiu ideo estas tute malĝusta. Ĉe la ĝenerala baloto la programo de la L. P. preskaŭ neniel diferencis de tiu de la konservativa partio. Ambaŭ celis agi kontraŭ homoj, kiuj plej malfacile povis sin ŝirmi, t. e. kiuj dependas de la senlaborula kaso. Ambaŭ celis redukti la pagon ĝis 26 semajnoj en difinita jaro, celis escepti edzinojn k gefraŭlojn de la favoroj de la kaso. La L. P. neniel celis plibonigi la vivon de la laborista klaso. Malgraŭ ĝia nomo ĝia politiko similas en ĉiu rilato tiun de la liberala partio. Tiel okazas, ke la liber. partio jam preskaŭ mortis.
Dufoje, en 1924 k 1929, la Labor-Partio konsistigis registaron, sed neniel celis radikale ŝanĝi la nunan sociordon. La klaskonsciaj laboristoj sentas, ke ili jam estis sufiĉe trompitaj k multe da ili aŭ indiferentiĝis aŭ naŭziĝis kontraŭ tiaj homoj, kiuj en la Lab. Partio ne celas ajnan bonon, sed nur klopodas konkurenci kontraŭ la konservativuloj (ambaŭ ja celas daŭrigi k konservi la nunan sociordon).
Antaŭ la elektoj la nuna ĉefministro Makdonald timigis la elektontojn: eĉ parolfilme li aŭdigis sin: montrante germanan koverton (kredeble el la inflacia periodo en Germanio. — Red.) li deklaris: „Ĉu vi volas, ke la angla mono senvaloriĝu tiel, ke la funto estos senvaloraĵo k ke la poŝtmarkoj kostu milionojn da ŝilingoj laŭ valoro pro la minacanta inflacio? Vi ne aprobas tion; tial voĉdonu por mi.“ Kaj tiel okazis, ke la laboristoj timis, ke ilia ŝparita mono pro inflacio senvaloriĝos, k ili tial voĉdonis por tiaj fiuloj, kiuj nur celis trompi ilin por havi la povon ataki ilin, sur la kampo de l’senlaborula kaso ktp.
Jam ili enkondukis impostojn sur multegaj varoj. Tamen tio neniel helpis vigligi la komercon. Ili esceptis la gefraŭlojn de la senlaborula kaso k tiam emfazas, ke la senlaboreco falas. Tiaj rimedoj servas nur por ŝarĝi, per nerektaj impostoj sur la vivbezonaĵoj, la laboristojn. La kostoj de l’krizo estu pagataj kiel eble plej amplekse de la laboristaro.
Nia gazetaro faras grandan agitadon kontraŭ Sovetio k ni timas, ke la kapitalistaro militiros kontraŭ USSR. La senlaborula armeo foriĝus; la fabrikoj vigliĝus k donus al la mastroj la tiom celatan profiton. Ankaŭ en USSR malfermiĝus al ili nova merkato. Tiel ili povus mortigi multajn birdojn per unu ŝtono, laŭ angla proverbo (en aliaj lingvoj oni uzas similan bildon por esprimi la ideon: per unu rimedo atingi plurajn celojn. — Red.).
Antaŭe senlaborulo ricevis 17 ŝilingojn semajne, 9 ŝil. por edzino k 2 ŝil. por ĉiu infano. Nun li ricevas 15¼ ŝil., 8 ŝ. por edzino k 2 ŝ. por ido. Tio signifas, ke la senlaborulo perdis 10% el sia „salajro“. Tamen la prezoj neniel malaltiĝis. La kompartio en sia agitado akcentas, ke estus grandega paŝo, kiu stimulus la tutan laboristaron kontraŭ la minacanta militdanĝero, se la laboristoj sukcesus haltigi nur unu ŝipon, kiu transportas municion al Japanio.
Estus krimo ne mencii la heroan ribelon de l’ militmaristaro en Invergordon (Skotlando). Ĝi estas ĉefmontrilo en la brita historio k subtenas nian konvinkon, ke la maristoj helpos al la laboristaro, kiam ĉi tiuj finfine decidos batale forpreni la regpovon de l’kapitalistaro en ĉi tiu lando. Ni memorigu, ke tiu ribelo okazis lastjare en oktobro, ĉar la registaro volis malaltigi la maristan salajron: la malaltrangaj maristoj devus suferi perdon de 25% el sia tre malalta salajro, dum la ĉefoj (admiraloj k. s.) perdus apenaŭ 10%. Ili ribelante devigis la registaron enkonduki malpli drastan malaltigon.
La kapitalistoj tiel atakas, ĉar ili kredas, ke la laborista nivelo ĉi tie estas je ĉ. 20% pli alta ol la nivelo de l’kontinentaj laboristoj. Tiu laboristflanka gajno signifas profit-perdon kapitalistan. La salajro varias, ĉu la industrio estas „protektita“ (enlanda) aŭ „neprotektita“ (konkurenca kontraŭ eksterlandaj varoj). Tiel la karb- k kotonlaboristoj ricevas malaltan salajron (nekvalifikita laboristo 40 ŝil. semajne, metia lab. 50 ŝ.). Ĉe protekt-industrioj, tramistoj k. s., nekvalifikita laboristo ricevas 50 ŝil., metia 70 ŝil. (proksimume).
Jen varaj prezoj: 2-ĉambra loĝejo — 15 ŝ. semajne kompleto (da vestoj) 55 ŝ. ŝuoj — 12 ŝil. pano, 2 funt.: 3 pencoj terpomoj, 1 f., 1 penco lakto, 1 litro 4 p. ovo (peco) 1 p.
Depost 1930 la registaro havas la povon devigi la karb-posedantojn kunfandiĝi por pli taŭge konkurenci sur la mondmerkato. En la kotonindustrio la Banko de Anglio (ĉefa banko) regas super konsiderinda nombro da kotonfirmoj. Se la firmoj ne kapablas produkti varojn je konkurenca prezo, ili perdas la merkatojn, tiel ke ili ne povas funkciigi la maŝinaron k la akcioj de l’Banko posedataj senvaloriĝas. Por revalorigi ilin, la Banko posedas pli ol 10 milionojn da ŝpiniloj k pere de sia propra firmo, la Lankaŝira Kotona Korporacio, ĝi eksperimentas pri la plej taŭgaj k variaj ŝpiniloj. Tiu raciigo nepre bankrotigas multajn malgrandajn kotonfirmojn, kiuj siavice celas sin savi per la universala rimedo — atako kontraŭ la salajroj k malagnosko de l’sindikato; ĉiu tiel faras laŭeble bonajn kontraktojn laŭ sia bontrovo, dungas virinojn k infanojn anstataŭ viroj, ktp.
3398, Londono.
ATENTU!
Pro la publikigo de l’porkongresa raportaro, proponaro ktp. estas al ni maleble aperigi pli longajn raportojn, priskribojn k. s. antaŭ la fino de aŭgusto. La K-dojkunlaborantoj estas do petataj ĝis tiu dato nur provizi la rubrikon „La Klasbatalo tra la Mondo“ per mallongaj notoj. — Red.
[REKLAMO p.2] ĈIUJN de vi bezonatajn esperantaĵojn, el kiu ajn eldonejo (librojn, broŝurojn, leruilojn ktp) vi povas mendi ĉe la ADMINISTRACIO DE SAT. Notu bone tion en la memoron k neniam forgesu, ke aĉetante ekskluzive ĉe SAT vi tre efike helpas al ĝi por „ŝtopi la breĉon“!
— página 3 —
SENNACIULO — 187
Faŝistaj metodoj en Kalifornio.
Ĝems Lesi (James Lacey) el Long Biĉ (Beach) estis arestita en tiu urbo pro siaj simpatiaj paroloj rilate al Sovetio la 23-an de aprilo. Post dutaga restado en la karcero, je la naŭa vespere, li estis subite liberigata de la gardisto.
Kiam li malsupreniris la ŝtuparon, li rekonis viron, kiu la 30-an de januaro helpis aresti lin. Pro tio li sin turnis por reeniri la policejon k tiel eviti renkonti lin. Tamen la viro kaptis lin k ties partoprenanto alkuris k helpis. Dum Lesi faris helpkriojn, antaŭ ol ili sufokis lin, k kvin aŭ pli da policistoj ne forestis pli ol naŭ metrojn, tiuj sinjoroj faris nenion por lin liberigi. La kaptantoj trenis k portis Lesi trans la lumigitan straton. Ili tie metis lin en aŭtomobilon.
Sidante sur lia korpo unu el ili sufokis liajn kriojn, dum la alia gvidis la aŭtomobilon. Lesi provis rezoni kun ili. La respondoj konsistis en batoj k malbenoj. Fine ili haltis. Lesi estis ĵetata teren ie ekster la urbo. Liaj manoj estis ligitaj malantaŭe. Tiam ili formmovis liajn ŝuojn k vestojn. La pantalono estis ligata ĉirkaŭ lia kapo. Ili ankaŭ ligis liajn krurojn. Ili verŝis sur lin dikan nigran oleon k poste aldonis kotonan substancon. Ili minacis kastri lin k fortranĉi lian langon, se li rifuzus fari la deziritajn respondojn al iliaj demandoj. Ŝraŭboŝlosilo k prenilo servis kiel batiloj, kiuj estis uzataj kontraŭ lia kapo, kiam li provis sin liberigi.
Tiu, kiun Lesi rekonis, demandis al li, ĉu li memoras, kiel li helpis la policistojn ĉe la antaŭa aresto k admonis: „Diru al viaj amikoj, ke la gardantoj vin kaptis k ke ili ricevos la saman kuracilon.“ Estis malluma k nuba nokto k iomete pluvis. Kiam ili fine lasis Lesi-n sola, li sukcese sin malligis k iris al la plej proksima domo, kie li eksciis pri la loko k ricevis vestojn.
Kiam lia advokato aperis antaŭ la distrikta jurintaro, postulante protekton por sia kliento, la estro i. a. diris al li, ke li bedaŭras, ke ili ne traktis ankaŭ lin same. „Nu, li ne ricevos protekton,“ ili diris.
SAT-ano.
El Danio.
Jam K. Marks avertis kontraŭ interligo de l’sindikatoj kun politika movado. En Danio ni vidis la konsekvencojn de tia interligo. Tie ĉi ĉiuj sindikatoj (escepte 1 aŭ 2), unuigitaj en la Kunagantaj Prof. Unuiĝoj, estas firme ligitaj al politika partio; kun la evoluo de tiu partio al potenca faktoro havanta gravan influon je sociaj aferoj, ankaŭ la sindikatoj transformiĝis en ŝtataparatojn kun ne disigebla de ili burokratismo.
Jam delonge la sindikatoj ĉesas esti batalorganizoj de la laboristoj. La lastjaraj laborkonfliktoj estis puraj parodioj k plene senmaskigis la putrantan sistemon. Pasintjare la plej multaj sindikatoj per tutlandaj balotoj malaprobis la proponojn de l’ŝtata interkonsentisto; sed la sindikatestraroj faris duan baloton por tiuj sindikatoj, kiuj unuafoje malaprobis. En kelkaj sindikatoj eĉ okazis tria baloto. Fine nur la ŝuista sindikato persistis, sed la Kunagantaj Prof. Unuiĝoj rifuzis ĉiun moralan k ekonomian helpon al ĝi!
Ankaŭ nunjare la laborkonfliktoj per ĉiuj ebloj de la ŝtataparato estis solvataj laŭ la volo de l’gvidantoj, laste la buĉista. La unua propono de l’interkonsentisto en tiu konflikto, kiu temis pri ĉ. 3%-a salajromalaltigo, estis unue malaprobata, k intertempe la ekstremaj bienuloj postulis 20%-an malaltigon. Tamen ili ankoraŭ ne estas sufiĉe fortaj por influi la buĉejposedantojn, k ĉe nova intertrakto ĉi tiuj k la buĉistoj (almenaŭ oficiale) aprobis la 3%-an malaltigon k neŝanĝitan daŭrigon de la ĝisnunaj kontraktoj.
Danio estas konata kiel lando deziranta malarmadon, k vere ĝi jam komencis plimalgrandigi sian armeon! Post nelonge estos eksigitaj ĉiuj regimentorkestroj (escepte unu). Se ĉiuj registaroj tiel agus, ni baldaŭ atingus la pacon sur la Tero! …
H. Nilsen.
El Svedio.
En Svedio kiel ankaŭ en aliaj landoj ekzistas multaj senlaboruloj. Ni ne havas senlaborecan leĝon, kiu permesas al la senlaboruloj laŭleĝe ricevi subvencion. Oni tamen ne lasas ilin tute sen helpo. Senlaboruloj ĉi tie ricevas subvencion, kiun parte donas la ŝtato, parte la komunumo. Oni donas 65 kronojn monate al senlaborulo, havanta edzinon. Kiuj havas infanojn, tiuj ricevas 15 kr. ĉiumonate por ĉiu infano. Krome oni donas al ili monhelpon por pagi la luprezon. Tiu monsubteno varias, laŭ la luprezo, kiun pagas la senlaborulo. Pere de la senlaboreca asocio ili ricevas panon k aliajn varojn, ankaŭ biletojn por viziti banejon (du banbiletojn monate, mi kredas). Fraŭloj ricevas 35 kronojn monate. Ĉar la sveda regna Senlaboreca Komisiono ne konsentas al ĉiuj senlaboruloj subvencion, ili ricevas tian de Malriĉulaj Oficejoj diversloke. Tamen troviĝas komunumoj en Svedio, kiuj estas tiom malriĉaj, precipe en la ŝtondistriktoj, pro la granda senlaboreco, kiu tie regas, ke ili apenaŭ kapablas helpi al siaj senlaboruloj.
Por la sveda metallaboristaro oni antaŭ nelonge malaltigis la salajrojn je 4–6%. Pro tio granda malkontento regas inter multaj metallaboristoj. La Metallaborista Asocio estas la plej granda fakorganizo en Svedio. Ĝi havas pli ol cent mil membrojn.
Per Olausson.
La klasbatalo tra la mondo
En „demokratia“ Finlando.
Oni povis ree majtage vidi, kiel neŭtralaj estas la regantoj! En Turku kunvenis socialdemokratoj en parko. Estis bela unuamaja tago, k multnombraj personoj ĉeestis. Dum paroladis K-do Airola, kelkaj gejunuloj kriegis k kantis komunistajn kantojn. La policistoj intencis aresti ilin, sed tiam ĉi tiuj komencis ĵeti ŝtonojn sur la policistojn, el kiuj kelkaj estis vundataj, i.a. policestro. Tiam la polico disigis la kunvenon k forpelis la publikon, uzante senkompate frapilojn k per aŭtomobiloj k ĉevaloj surpaŝante la silentan homamason. Faŝistoj, kiuj komencis armitan ribelon kontraŭ la respubliko, povas libere kunveni eĉ nun, sed tiuj, kiuj staris kiel subtenantoj de l’ respublika registaro, spertas malhelpojn. En iu urbo soc. dem. kunveno estis permesita nur kondiĉe, ke ne parolos Mikko Eriĥ (K-do, kiu estas persekutita de faŝistoj).
Majtage oni povis vidi en Turku, kiel malfiksa estas la fundamento de l’demokratio en Finlando.
16 777.
Sukceso aŭ malsukceso?
En „S-ulo“ n-o 388 (p. 180) skribas K-do Donleben pri striko en Nederlando: „… laŭ la nunaj cirkonstancoj la laboristoj atingis belan sukceson.“ Ĉu la strikintoj eldevigis sukceson de la mastraro? Ne, ĝi estas nura statistika sukceso, elkalkulita de la soc. dem. fakcentro de l’fabriklaborista organizo laŭ la indeksa nombro: ĉi lasta estis en julio 1931 (strikkomenco) 153.5, en marto 1932 — 141.1, sekve prez-malaltiĝo de 12.4 punktoj (= 8%). La salajra malaltigo estis nur 5%-a; do en junio 1932 la salajro havas kompare 3% pli da aĉetpovo! La indeksa nombro do havigis la ŝancon fini la strikon „sukcese“. Sed K-do Donleben ne diris, ke krom la 5% la mastroj ankoraŭ forprenis ferian kompagon unusemajnan, pro kio la salajroperdo altiĝas ĝis 7%. Ankaŭ la nombro da viktimoj ĝis nun ne povas esti fiksata: sub la preteksto „ne sufiĉe da laboro!“ la mastroj povos senigi sin de l’ribelemaj elementoj. Manipulado pri nombroj (ŝatata de l’soc. dem. fakorganizoj) ne povas kaŝi la fakton, ke ankaŭ en Ned. la salajroj kapturne malaltiĝas k strikoj gvidataj de l’nomitaj organizoj estas malsukcesaj, ne nur finance, sed ankaŭ morale. La nombro da senlaboruloj estas pli ol 400 mil en la lando, k ne sufiĉas havi 300 mil membrojn
— página 4 —
188 — SENNACIULO
RELIEFAJ OKAZINTAĴOJ.
En Germanio generaloj-konspirantoj, post faligo de Grener (Groener) en lia kvalito de militministro, instigis la prezidanton Hindenburg renversi la tutan registaron de Brining (Brüning) laŭ eksterparlamenta maniero (30. 5.). Nova registaro formiĝis el plej dekstraj naciistoj, grandparte aristokratoj, kiu ne havante parlamentan plimulton, per simpla dekreto disigis la parlamenton (4. 6.) k faros novajn elektojn esperante akiri tiam la definitivan laŭleĝan regadon.
En la parlamento de Prusio okazis la 25. 5. grava interbatalo inter nacisocialistaj (Hitleranaj) k komunistaj deputitoj; el ĉi lastaj 12 estis vundataj, 2 grave, ankaŭ 1 socialisto. La okazo sekvigis interbatalojn de komunistoj k Hitleranoj en la tuta lando.
Preskaŭ ĉiutage okazas bataloj de l’senlaboruloj kontraŭ la policistoj en germaniaj urboj. En kelkaj lokoj la senlaboruloj sukcesis elrabi nutraj-magazenojn.
Militemaj oficiroj, anoj de sekreta organizo, murdis la ĉefministron de Japanio, Inukai, ĉar ili konsideris lian politikon tro hezitema.
La danĝero de japana atako al la Sovetia teritorio en Ekstrema Oriento pligraviĝis.
Seriozaj tumultoj okazis en Hindio (Bombe) inter hinduanoj k mahometanoj. 80 personoj estis mortigitaj, ĉ. 800 vunditaj.
En Seviljo (Hispanio) okazis dutaga ĝenerala striko kontraŭ la registara politiko. Tra la tuta lando regas strikemo. La bilanco de l’interpuŝiĝoj de la 29. 5. estis jena: 4 mortigitaj revoluciuloj, 10 grave vunditaj. 2 mortigitaj civilgvardianoj.
La radikal-socialista partio (t.e. burĝa partio el maldekstraj demokratoj) formanta la novan francan registaron malakceptis la kondiĉaron por partopreno en tiu registaro starigitan de la Kongreso de l’Socialista Partio.
La kapitalistoj decidis organizi tutmondan ekonomian konferencon tuj post la nun komenciĝanta ŝtatara konferenco en Lozano (Lausanne) pri militŝuldoj k tiurilataj pagprokrastoj, en kiu lasta Usono rifuzas partopreni.
La ekonomia k financa situacio de Usono estas tiom malboniĝinta, ke la kapitalistoj timas pri malpliiĝo de la dolara kurzvaloro.
En Ĉilio per revolucio ekregis nova registaro socialist-tendenca, kiu intencas doni laboron al la senlaboruloj, kolektivigi bienojn, ŝtate kontroli la komercon.
La kvaran fojon la guberniestro de Kalifornio rifuzis amnestii Muni (Mooney) k Bilings, kondamnitaj pro sia laborista propagando al dumviva enkarcerigo. Usonaj lab. unuiĝoj alvokas al kompleta bojkoto kontraŭ Kalifornio.
en la soc. dem. sindikatoj, por povi starigi homindan socian sistemon.
Bout (15 396).
Unua de majo en Litovujo.
Kelkajn tagojn antaŭ Unua de Majo ĉiujare la polico donas al la faŝista gazetaro raporton — admonon al la loĝantaro ne striki, festi k kunveni. Poste, ĝi donas bilancon pri polica k revolucia agado. Laŭ tiu raporto la komunistoj sukcesis ĉi-jare fiksi 20 flagojn k 4 grandajn murafiŝojn, en Kaŭnas en lab. kvartaloj organizi manifestacion, dum kiu estis arestitaj 30 K-doj, disĵeti literaturon ktp. Sed tiuj nombroj malsuperas la realon. Precipe la kamparanoj pli multnombre ol antaŭe partoprenis; en multaj lokoj flirtis ruĝaj flagoj. En vilaĝo Subaĉius (apud Kaŭnas) en misteraj cirkonstancoj ruĝa flago flirtis sur preĝejo, ornamite per vortoj de Lenin. La polico arestis 5 vilaĝanojn k 2 preĝejservistojn. La impreso al la kamparanoj estis granda (estis dimanĉo). Same en ĉ. 60 lokoj pendis flagoj ĉe vilaĝaj lernejoj k kooperativoj, netuŝitaj. La kamparanoj en Litovujo unuafoje sin montris ruĝaj; en urboj pro la antaŭa granda averto montriĝis nur 6–8 flagoj. Estis sume 60 arestitoj en tiu tago.
K. Vincas.
MI VOLAS SCII …
- Kion vi faros dum milito? Ĉu partopreni, ĉu provi turni vin „kontraŭ propraj generaloj“? ĉu forkuri?
Mi scias, ke inter ni estas Gek-doj el pluraj tendencoj krom senpartiuloj. Inter ĉiu grupo estas nepraj k kondiĉaj pacismanoj. Do, mi interesiĝas pri nunaj opinioj, vid-al-vide de venonta milito.
- Kion pensas ĉinoj k japanoj inter ni pri sia „milito“?
Supoze, ke ĉe orientanoj ne jam regas ideologio egala al nia, okcidentana. Do, kiel vi, orienta K-do, konsideras la militon ĉe vi? Ĉu necesa, laŭsorta, ĉu vi jesas aŭ neas ĝin? Ĉu laŭ via imago ekzistas eviteblo, ĉu ne? Ĉu unu el vi fakte malamikas al la alia? Kio estigis vin malamikaj?
5320.
DISKUTEJO:
Elekto de Regna Prezidanto en Germanio.
Kvankam la elekto de tiu ĉi prezidanto jam estas neŝanĝebla fakto, kvankam la artikolo verkita de K-do Sproeck jam aperis en aprilo, mi tamen ne povas silenti pri tiu ĉi erariga artikolo ignoranta la argumentojn kontraŭ la devizo de la Socialdemokrata Partio. La temo ankoraŭ estas aktuala, ĉar la faŝista danĝero tute ne jam estas forigita, sed male minacas la laboristan movadon en pli alta grado ol antaŭ la elektado de prezidanto. Ankaŭ en alia rilato la temo estas aktuala por SAT-anoj, ĉar ni devas decidi, ĉu ni povas enirigi politikajn artikolojn kiel tian de K-do Sproeck en nia gazeto¹. Oni bone komprenu: Mi ne estas kontraŭ diskutado ankaŭ de politikaj okazintaĵoj, sed mi devas kontraŭi al tendenca prezento de la faktoj. Se K-do Sp. volas prezenti la politikajn cirkonstancojn okaze de la elekto de germana prezidanto, tiam li devas ankaŭ rilati al la argumentoj de aliaj tendencoj kontraŭ la decido de la SP. Laŭ mia opinio SAT-anoj ne simple uzu la kliŝon de la partiaj organoj, kiuj ignoras trafajn argumentojn ne konformajn al la partilinio. Tia maniero prezenti la politikon en „S-ulo“ ne estas allasinda. Miaj linioj do ne havas alian celon, ol ĝustigi k kompletigi la nomitan artikolon.
Se K-do Sp. ne nur legas la tutlandan organon de la SP, „Antaŭen“ (Vorwärts), tiam li devas scii, ke la „Internacio de Socialista Kunbatalo“ (ISK) pere de sia jurnalo „La Fajrero“ (Der Funke) proponis al ĉiuj lab. organizoj la provon, per intertrakto starigi komunan kandidaton laboristan anstataŭ la monarkiema generalo Hindenburg. ISK proponis, ke la iniciaton havu la ADGB (Ĝenerala Ligo Sindikatara), t.e. la liberaj sindikatoj, kiuj havante pli ol 4 milionojn da membroj, hodiaŭ estas la solaj lab. organizoj preskaŭ ne dividitaj. Tiu ĉi instanco alvoku al konferenco ĉiujn lab. organizojn por ke per intertrakto estu trovata iu bazo por starigo de komuna kandidato. Ĉi tiu estu persono egale estimata de ĉiuj lab. tendencoj. Tiaj personoj ekzistas, eĉ ekzistas personoj, kiuj estas estimataj ankaŭ de granda nombro da maldekstraj burĝoj, kiuj havas nek simpation por Hitler nek por Hindenburg. Tia kandidateco sekve havus bonajn sukceso-ŝancojn. Neniam la laboristaro, depost longa tempo, havis tian favoran okazon por unuigi la disiĝemajn fortojn. Eĉ se la lab. kandidato ĉe la unua baloto ne estus ricevinta la absolutan plimulton, almenaŭ la aliaj burĝaj kandidatoj same ne estus ricevintaj ĝin. Tiom pli da ŝancoj estus havinta la lab. kandidato ĉe la dua baloto (kiam estis necesa nur relativa plimulto). La fakto, ke unueca agado de laboristoj estas ebla, certe estus instiginta k entuziasmiginta ĉiujn laboristojn. Preskaŭ ĉiuj konsciaj laboristoj hodiaŭ sopiras al unueco. Oni ne povas trotaksi la valoron, kiun estus havinta tia unuiga agado.
Pri tio K-do Sp. silentis k nur diras, ke la Socialdem. Partio ne povis konsideri starigon de propra kandidato. Certe neniu komunisto elektus iun Vels aŭ Kinstler, sed en Germanio ekzistas ankoraŭ aliaj personoj, malpli malamataj. Se oni estus zorge elektinta tian personon, sen partiaj konsideroj, tiam la Kom. Partio, se ĝi estus
¹ Ni antaŭvidis, ke la artikolo de K-do Sp. venigos protestojn; post ia ŝanceliĝo ni tamen decidis aperigi ĝin por eviti la ripeton de tio, kio jam okazis, rilate al iu artikolo de la sama K-do, kiun ni ne publikigis: tiu artikolo tamen aperis en La Socialisto kun noto, ke ĝi estis rifuzita de la Red. de „S-ulo“; la tuta afero aspektis por la legantoj de La Socialisto, kvazaŭ ni rifuzis la artikolon tial ke verkis ĝin socialisto! … Ĉu do neniam partianoj komprenos, ke en nia esperanta organizo ili devas esti unue esperantistoj; partianoj partiece polemiku en sia partio mem, sed ne en nia senpartieca organizo. — E. L.
— página 5 —
rifuzinta tiun ĉi komunan kandidaton, certe estus grave perdinta plian influon. Politika neeblo? Kial, K-do Sp., la SP povas interkonsenti kun la burĝaj partioj pri starigo de komuna kandidato, rezignante pri la iniciato k pri la partia reputacio? Same la SP povus interkonsenti pri komuna kandidato maldekstra, eĉ ludi rolon, kiun ĝi tute ne ludas en la burĝa tendaro, rolon indan al lab. partio.
Hitler certe, por la momento, estis pli granda danĝero ol Hindenburg. Sed nur por la momento, ĉar sub la regado de Hindenburg la faŝismo ja povis kreski, malgraŭ la socialdem. ministroj en Prusio. Kaj ĝi ankoraŭ kreskos, se la laboristaro ne komencas rekonsciiĝi k reunuigi sin. La unua bona okazo pasis k oni ne scias, kiam venos same bona. La granda eraro de K-do Sp. k de ĉiuj liaj partianoj sampensantaj estas la kredo, ke „la voĉdono por Hindenburg estis la sola eblo por venki super la faŝismo“. La balotoj en Prusio ktp intertempe ja pruvis, ke la voĉdono por Hindenburg tute ne malhelpis la kreskon de la faŝismo. La voĉdonado entute ne estas sufiĉa por venki la faŝismon. Nur la fanatika kredo al la ĉiopova paperĉifono povas blindigi la demokratojn tiom, ke ili, konstatinte ioman plion de la voĉoj kompare al tiuj de l’kontraŭulo, deklaras sin kiel „venkintojn“. Ĉu la faŝismo estas venkata aŭ ne en Germanio, tio dependas de aliaj fortoj, sed neniel de la paperetoj ĵetitaj en la urnojn.
Jes, la Komunista Manifesto permesas ankaŭ kuniĝon kun la burĝaro en iaj cirkonstancoj, sed nenie estas videbla en la Manifesto, ke la laboristaro estu dividita en multaj tendencoj. Krome ne estas vero, ke la Kom. Partio povas manifestacii sur la stratoj laŭ la konstitucio! Kiu ne konas la drakonajn punojn kontraŭ la komunistoj k la mildan traktadon al faŝistoj antaŭ la burĝaj klastribunaloj? Ĉu K-do Sp. ne scias, ke jam la aparteno al la funkciularo de la KP estas kontraŭleĝa ago? Mi konsentas, kiam oni prezentas al mi la mankojn de tiu ĉi partio. Sed kulpigi ĉi lastan k briligi la propran partion silentante ties mankojn, tio elvokas mian kontraŭdiron, ĉar tio estas nekonvena al nia gazeto. Se K-do Sp. diras, ke Hindenburg multe helpis al pligrandigo de la mizero per la „krizaj dekretoj“, tiam li ankaŭ devus diri, ke tiuj ĉi dekretoj nur estis eblaj, ĉar la SP ne kontraŭis ilin, sed „toleris“. La Kom. Partio ne povus fortiri de la SP tiom da laboristoj, se tiu ĉi daŭrigus klaran lab. politikon. „La malgrandaj split-partioj“! Ankaŭ ili nur ekzistas, ĉar nek la SP nek la KP povis sekvi linion racian. Oni devas konsideri, ke ĝuste en tiuj ĉi malgrandaj partioj troviĝas la politike viglaj laboristoj. K-do Sp. ŝajnas havi la mirigan kredon, ke la signaldiro de la SP estas ĝusta, ĉar ĝin obeis granda nombro. Se tio ĉiam estas la kriterio de la vero, tiam Hitler estas sur ĝusta vojo kolektante la amasojn per demagogio en sian tendaron. Havante la plimulton li povos likvidi la demokration k tiam la laboristaro povas, kiel K-do Sp. diras, „ekkomenci la batalon denove por liberiĝo k demokratio“.
Tiu ĉi nova batalo verŝajne aspektos iomete aliel, ĉar ekzistas homoj, kiuj opinias, ke la historio servas ankaŭ por lerni ion de ĝi. Kaj tiuj homoj ne plu postkuros ideon, kiu tiom evidente fiaskis, kiel la demokratio. Mi rekomendus al K-do Sp. iomete mediti pri la kaŭzoj, kial povis estiĝi la nuna kriza situacio de la demokratio. Eble li trovos ion novan k komunikos al ni la rezulton de sia medito.
H. Platiel (3020) (momente en Lisbono).
Respondon al la artikolo de K-do Sproeck ni ricevis krome ankoraŭ de K-do „Sennaciulo“ (11 128), kiun ni ne aperigas pro manko de loko k ĉar ĝi esence ne aldonas ion novan al la artikoloj ĉi-supra k tiu de K-do 1045 (en n-o 388) — Red.
La domkonstruado de la komunumo Vieno.
Ĝustiga respondo de K-do Anton Veber, estro de la Viena loĝejoficejo.
La artikolo „Pri komunumdomegoj en Vieno“ (en „S-ulo“ n-o 385) alportas i.a. kritikon pri procedo ĉe disdono de loĝejoj kun kelkaj neveraj informoj. Tial la legantoj aŭdu ankaŭ la atakitan administracion de la Viena komunumo.
Por bone kompreni la loĝejan problemon, oni antaŭe sciu, ke laŭ lasta oficiala nombrado en Vieno ekzistas 545 545 loĝejoj, inter ili 405 991, do 73,2%, nur havas unu aŭ du ĉambretojn. 224 831 loĝejoj nur havas unu loĝoĉambreton k kuirejon, proks. 30 500 loĝejoj estas kun nur unu ĉambreto sen kuirejo. La mizeran loĝostaton konfirmas ankaŭ la fakto, ke nur 20 169 loĝejoj havas kvar aŭ pli da ĉambroj.
La domkonstruado de la komunumo Vieno treege mildigis tiun ĉi mizeran staton de loĝejoj ĝenerale k la senloĝejecon speciale, k parolas por si mem, ke ekde 1923 oni kreis 51 000 novajn, higienajn loĝejojn, ĉiu kun aparta antaŭĉambro, kuirejo kun gasa fajrujo interne de la ĉambro, same elfluo de fontakvo k necesejoj kun gargaraparato. En ĉiuj ejoj elektra lumado k planka tabularo, ĉiuj fenestroj kun direkto al libera aero. Maksimume 50% el la grundo nur estas por konstruado, la resto servas al kortegoj kun ĝardenaj aranĝoj.
Estas do nature, ke konsiderante la grandiozan diferencon inter la ĝisnunaj nehigienaj k la novaj en ĉiuj rilatoj perfektaj loĝdomoj kun komunaj elektraj lavejoj, banejoj kun duŝ- k kuvĉeloj, infanĝardenoj, bibliotekoj ktp., la konkuro al atingo de loĝejo en tia domo estas grandega k ke post pretiĝo de nova domego pli ol po dekduo da aspirantoj por loĝejo sin anoncas.
En intereso de l’justo ni starigis sistemon, laŭ kiu ĉiu aspiranto enviciĝas laŭ objektivaj kriterioj. La riproĉo farita ĉiam denove de la malamikoj de la Viena komunum-administracio, pri malpurigo al la ĉambroj fare de ekloĝantaj proletoj, pri uzado de plankoj kiel hejtmaterialo k. s. estas tute malvera. Same la aldonita konkludo, ke la komunumo tial disdonas novajn loĝejojn nur al fikse dungitaj, estas absolute malĝusta. Disdono de tiaj loĝejoj estas malfacila k neenviinda tasko. Ĉar el dekdu aspirantoj oni povas kontentigi nur unu, estas home kompreneble, ke dekunu fariĝas malkontentuloj k inklinas al ĵaluzo. Estas ja malfacile al la administracio, kiu devas disdoni la loĝejojn laŭ principo de socia bezono k neceso, konstati la gradon de urĝa bezono k prijuĝi la diversajn postulojn. Estas ja klare, ke ĉiu aspiranto taksas sian aferon la plej urĝa. Pri tiu ĉi fakto oni devas rezigni k finfine la nekontento k la envio de tiuj, kiuj ankoraŭ ne havas novan loĝejon, nur pruvas la popularan ŝaton por la novaj loĝejoj.
Cetere la tempo ne estas malproksima, kiam ne plu ekzistos loĝ-mizero en moderna senco. Per alkresko de 6000 loĝejoj jare konstruitaj de la komunumo Vienco, venos la momento — ĉar la loĝantaro ne kreskas —, en kiu ekzistos vakaj loĝejoj. Tiam ĉiu aspiranto luos loĝejon laŭplaĉe k ĉiu plendo pri supozitaj maljustaĵoj en la disdonado de loĝejoj ĉesos.
[REKLAMO p.5] ĈU VI SERĈAS VERKOJN DE POETOJ, KANTOJN? En la biblioteko de SAT vi trovas jenajn eldonaĵojn: Izgur, Nur volu! Unuamaja kanto de ribelo. 48 p. . . . . 0,60 mk. g. Ĥrima, Poemo de l’Plugisto. Originalo. 62 p. . . . . . 0,50 „ Miĥalski, Prologo. Bela liriko. Originalo. 64 p. . . . . 0,60 „ Proletaria Kantaro, 74 kantoj kun muziknotoj, 180 p. nur 2.00 „ k por amikoj de l’scenejo: Nia Teatro. 2 teatraĵoj, versoj por deklamo ktp. 64 p. . . . 0,50 „ ADMINISTREJO DE SAT, Kolmstrasse 1, LEIPZIG O. 27.
— página 6 —
[BILDO p.6 | 11,5,95,16] Kapbendo de la junulara paĝo: du stilizitaj junuloj tenantaj flagojn, apud du kvinpintaj steloj kun la surskribo «SAT»; subskribo de la desegninto «SAMBS».
JUNULARA-PAĜO
SUB LA KONTROLO DE LA JUNULARA SEKCIO DE S.A.T.
Provizora redaktanto: OSKAR VETIG, GELNHAUSEN (Germ.)
La karakterizaĵoj de l’junaĝo.
„Kio do estas la plej okulfrapa k la plej bela karakterizaĵo de junulo, de ankoraŭ bonmorala infano ekzemple? Mi kredas, ke ni ĉiuj konsentos jenan respondon: gajo estas tiu ĉi karakterizaĵo. Gajo, kiu ne fontas el sensorgeco, kiu ne estas la sekvo de nesperto, netuŝita de la seriozo de l’vivo; estas gajo, kiu povas esti ligita eĉ kun la plej granda sperto de grizharulo. De kie nun venas ĉi tiu gajo de l’ virta infano? Ĉu eble do ĝi ne havas ankoraŭ pli profundan kaŭzon, el kiu ĝi mem tiras sian forton? Se ni pripensas ĉi tiun demandon laŭ observoj, kiujn ni povas fari ĉe ankoraŭ ne senmoraligitaj infanoj, tiam, mi kredas, ĉiu jesos ĝin. La gajo estas la nura sekvo de alia eco de l’vere juna homo. La juna homo — la vere juna homo — nome distingiĝas per tio, kion oni povas karakterizi per esprimoj kiel: certemo, kredemo, fido; fido ne nur al aliuj, sed ankoraŭ pli multe fido al si mem, malgraŭ ĉia sia malforto en fizika rilato; per memfido, kiu ĝenerale estas des pli forta, ju pli juna la homo estas, do, ofte ju pli malforta ĝi estas en fizika rilato. Ĉi tiu memfido samtempe estas la kaŭzo de l’ aŭdaco, kiun oni ofte observas ĉe infanoj; aŭdaco, kiu konsistas en tio, voli ebligi la ŝajne neeblon per decidemo k persistemo; aŭdaco, kiu ne cedas al ĉiuj malhelpaĵoj k kiu hontigas ĉiujn plenaĝulojn. En tio ni ankaŭ trovas la kaŭzon de l’ entuziasmo, kiun infanoj povas havi por idealoj, k la kaŭzon de ilia preto batali, eĉ sin oferi por idealoj. Junulo ne opinias, ke idealoj ekzistas nur por esti deponitaj en libroj k li ankaŭ ne opinias, ke libroj ekzistas nur por garni bibliotekojn, aŭ por ke estu skribotaj pri ili aliaj libroj. Ne, li opinias, ke libroj ekzistas, por ke oni lernu el ili, k ke oni efektivigu en la vivo tion, kion oni lernis el ili. Ĉi tiu seriozo estas la eco de l’junulo, kiu estas la fonto de lia gajo, kiel ajn stranga ĉi tio sonas; ĉi tiu seriozo, kiu donas al li la fidon, ke la bono k la belo, al kiuj sopiras lia koro, povos esti ankaŭ realigataj k ankaŭ estos realigataj per la aŭdaco k la forto de l’kredo, pri kiuj la junulo konfidas al si mem, k kiuj — kie ili vere ekzistas — ne estas detrueblaj, eĉ per nenia sperto de l’vivo.“
(L. Nelson, ĉe malfermo de kurso, 1917.)
La Junular-tendaro!
Norde de Ŝtutgart belaj altaĵoj akompanas la urboriĉan Nekar-valon. De sur la altaĵoj grimpas vinberejoj k ĝardenoj plenaj de fruktarboj malsupren en la valon; sur la altaĵoj k sur iliaj nordaj deklivoj kuŝas grandaj verdaj arbaroj. De sur la altaĵo malproksimen vagas la rigardo: Ĉe la piedo de l’monto Eslingen, de kie la vojo kondukas supren tra verda valeto kun multaj dissemitaj domoj. Tie, trans la Nekar-valo verdaj arbaroj k vaste
[BILDO p.6 | 39,33,66,51] Foto de pejzaĝo: vasta ebenaĵo kun kampoj kaj arboj, vidata de alteco.
Rigardo de la ĉerizmonteto al Sulcgris k Fildern.
etendita la plataĵo de Fildern. Kaj tie tute proksime en bela valo, borderita de arbaroj, la kongresurbo Ŝtutgart. Sed tie, la blua muro en la sudo, la Alb-montaro, nun pli k pli detale distingebla sub la sunradioj. Tian rigardon ni ĝuas de „Katarinenlinde“. Sed iomete malantaŭen, ne multe pli malsupre, antaŭ la arbaro, ni vidas belan dometon, la gimnastikejon de Sulcgris-Ridern. Nia hejmo por unu semajno (de 30. 7.—6. 8.), kiun afable disponigas al ni la gimnastikuloj. Bela ĉambro estos nia dormejo. Bone instalita kuirejo faciligos nian mastrumadon. Pumpilo, ne tro malproksime de la domo, donas bonan akvon k en la grandaj kuvoj oni preskaŭ povas bani sin. Kaj en la angulo de la gimnastikejo aŭ de la apuda metalista areo ni trovas eblon sidi ĉiuvespere ĉirkaŭ fajro. Tre taŭga k tre bela loko. Eĉ kiam pluvus, la halo antaŭ la dometo donas al ni bonan lokon por kunveni. Sed laŭ la diroj de multaj fakuloj, la ĉi-jara somero ja estos seka.
Kaj la tendaro estos malmultekosta. La gimnastikuloj ne postulas rekompencon; tamen ni donu al ili tian, kvankam ne grandan. La pajlsakojn por dormi la Sulcgrisaj K-doj havigos al ni tre malmultekoste. Lignon por kuiri senkoste donas la apuda arbaro; necesas nur ke ni kolektu ĝin. Kaj ankaŭ la kostoj por nutrado ne estos altaj. Ni taksas por partoprenanto po 9 ĝis 12 mk.g. por la tuta semajno. Krome necesas ankoraŭ iom da mono por banejo aŭ tramo. Entute do ĉiu partoprenant(in)o bezonas proksimume 12—15 mk.g. — Ĉe veturado de kune 15 homoj la germana fervojo donas rabaton de 25%. Sed, ĉu tiom da homoj venos el unu direkto?
Jen, la materiaj kondiĉoj estas sufiĉe favoraj. Do, Gek-doj, ne hezitu anonci vin!
Kelkajn vortojn pri la ekipaĵo: Ne necesas mencii, ke ni ne kunvenos en frakoj aŭ roboj, sed en sporta aŭ alia taŭga vestaĵo. Sed ne forgesu vian banveston k la saketon por plibeligado (kun sapo, broso, mantuko ktp.). Atentu, ke la ŝuoj taŭgu por migrado; rekomendinde estas havi sport- aŭ aliajn ne tro pezajn ŝuojn por ludo k domo. Broso por purigi la ŝuojn ankaŭ necesas, almenaŭ po unu por tri partoprenantoj. Por dormi nepre necesas lana kovrilo. Tre rekomendinda pro varmo k puro estas dormsako; ĝi estas kunkudrita tola aŭ drelika tuko k estas ne multekosta; interesiĝantoj povas ricevi detalan priskribon. — Nepre necesas marki ĉiujn aĵojn. — Pri kudraĵo k bandaĝiloj estos zorgate.
Via valizo nun estas pakita, vi bone alvenis en Eslingen k Katarinenlinde, precipe kiam vi anoncis la precizan horon de l’alveno, tiel ke K-doj vin bonvenigis ĉe la stacio. Sed kion nun fari? Nu, unue ja necesas instali la tendaron. Eble dimanĉon posttagmeze la gimnastikuloj ankoraŭ bezonas la lokon por vetludo; tiam ni faru malgrandan ekskurson k finu la laboron vespere. Sed vespere ni jam povos ekbruligi grandan fajron, sidi ĉirkaŭe k rakonti pri niaj personaj cirkonstancoj, niaj ideoj, aŭ deklami aŭ kanti. Tian vesperan fajron ni volas aranĝi ĉiun vesperon kiel belan finon de la tago. Por ke ni faru ankaŭ seriozan laboron por nia movado, ni volas okazigi kursojn: Eble iu K-do parolos pri „Edukado al sendogma pensado“. Ĉar edukado al tia pensado ja ne estas afero de medito, ni poste volas ekzerci tian penson per diskutado pri praktikaj temoj, eble la nun plej urĝa temo „Kiel ni malhelpu militon?“, temo krome, kiu kondukas nin al tre gravaj principoj de l’klasbatalo. La kursotagon sekvu pli granda ekskurso aŭ serĉludo, tiam okazu plia kurso-
— página 7 —
tago ktp. Kompreneble ni ankaŭ dum la kursotago ne volas diskuti la tutan tagon; necesas ja intertempe plenumi ankaŭ la mastrumajn devojn komune, aŭ ni ekskursu en la banejon aŭ faru ludon sur la sportloko antaŭ „nia“ domo. Krome ni volas studi prezentaĵojn por la kongreso, por ke niaj plenaĝaj Gek-doj konvinkiĝu, ke la junularo estas vigla k persista batalanto por esperantismo.
Do, ne mankos distro, niaj tagoj estos plenaj de interesaĵoj. Kaj nun, Gek-doj, anoncu vin tuj multnombre ĉe K-do Vetig, Gelnhausen (Germanio).
16 900.
TRA ESPERANTIO
Publikaj leteroj al multaj SAT-anoj.
XI
Karaj Gekamaradoj,
en la antaŭa letero mi liveris kelkajn argumentojn por pruvi, ke la SAT-Statuto fakte estas demokrateca. Hodiaŭ ni ekzamenu koneksajn punktojn.
Se oni akceptus la delegitsistemon kun kongresoj decidrajtaj pri ĉiuj demandoj, kiel ĝenerale okazas en laboristaj aŭ partiaj organizoj, vole nevole oni estus alkondukata al internacieca strukturo de la Asocio, anstataŭ la nuna — sennacieca. Kio rezultus el tio? Ni prikonsideru la aferon en la lumo de la sperto k elmetu konkretajn ekzemplojn.
Estas interese noti, ke gvidantoj de SEU dum longaj jaroj akceptis la sennaciecan strukturon de SAT. Kaj jen subite ĝi fariĝis en iliaj okuloj „absurdaĵo“ — nepra forindaĵo! … Kia estas la klarigo pri tiu ŝanĝo? Jen: Kiam en Essen la „ortodoksaj“ komunistoj sukcesis per bone antaŭaranĝita frakcia laboro artifike kapti la gvidadon de GLEA, tiam aperis antaŭ la okuloj de la Komfrakcianoj la eblo superregi la tutan esperantan movadon, se ĝi estus internaciece organizita. SEU plus GLEA havus ja ĉiam la plimulton en la internaciaj kongresoj. Tiel estus eble trudi al ĉiuj la „ĝustan politikan linion“ k silentigi la herezulojn.
Ĉe la skismigintoj tute ne temis pri konsideroj al organizaj principoj, sed nur pri taktiko, artifiko, blufemo! … Post unujara agado la Internaci-anoj ja parolas pri arigo de 12 000 laboristaj esperantistoj!! — dum SAT, antaŭ la skismo, en 10 jaroj sukcesis arigi apenaŭ 7000. Ĉu tio ne estas mirindaĵo k plej bone pruvas, ke la internacieca organizsistemo estas la plej taŭga? — eĉ por samlingvanoj! Sed, se oni ne lasas sin trompi per la blufo k rigardas kun malfermaj okuloj, kion ni vidas? Ni vidas, ke tiuj lertaj gvidantoj, parolantaj je la nomo de 12 000 anoj, ne kapablas aperigi regule ĉiudusemajne ses- aŭ okpaĝan sensignifan gazeton — dum SAT, kiu „disfalis“, kiu „mortaĉas“, aperigas regule „S-ulo“-n en amplekso de dekdu paĝoj.
Tiu simpla konstato plej evidente montras la blufon. Tamen ŝajne ĝi havas efikon al kelkaj alispecaj internacianoj. Iu bonintenca K-do skribis: „… post memstariĝo de la komunistoj ekestis tute nova situacio, kiu ebligas egan vastigon de SAT, se ĝi apogas sin sur la landaj asocioj… Dek mil SAT-membroj, ĉu tiu celo ne indas sobran pripenson?“
Nia K-do sendube forgesis, aŭ ne scias, ke restas ankoraŭ en SAT multaj komunistoj, eĉ pli ol li certe supozas. Sed plej karakteriza estas lia rimarkigo: Dek mil anoj! Ĉu tio ne estas peza, decidiga argumento por pravigi la ŝanĝon de la strukturo de SAT? Tute senhezite mi deklaras, ke tia „argumento“ neniel efikas sur min. Ne ĉiam la grandaj armeoj venkas, sed male tiuj, kiuj estas la plej bone ekipitaj k armitaj, kiuj estas la plej bone komandataj k kies soldatoj estas sinoferemaj, entuziasmaj k konsciaj pri la celo.
Kio faras la realan forton de la esperanta movado? Tio estas la nombro de veraj esperantistoj, de tiuj, kiuj praktikas la lingvon, abonas gazetojn k aĉetas literaturon. Se el la 126 000 esperantistoj, kalkulitaj de d-ro Diterle, unu duono abonus „Heroldo“-n k la alia „S-ulo“-n, k se ili plie aĉetus ĉiujare tri, kvar aŭ pli da esperantlingvaj libroj, la esperanta movado reprezentus reale grandan forton, kiu ne povus esti longe ignorata. Sed unu miliono da stelportantoj, kiuj scipovus nur balbuti kelkajn frazojn en esperanto, aŭ da diletantoj, kiuj fakte ne praktikus ĝin k ne abonus gazeton, tiu impona nombro ne reprezentas realan forton, eĉ se ĉiuj aliĝus al iu esperanta Internacio.
Ekzistus eĉ en tia stato granda danĝero, nome ke, se la registaroj aŭ gravaj organizoj decidus, sekve de poresperanta propagando, alpreni nian lingvon, ne estus sufiĉe da instruontoj, da verk- k traduk-kapabluloj por doni praktikan konsiston al la alprenita decido.¹ La grava, la ĉiama demando restas: kiel atingi, ke la lernintoj fariĝu praktikantoj? …
Ĉu SAT en sia nuna strukturo ne taŭgas por ebligi al la lernintoj la praktikadon de la lingvo? Ĉu ĝi ne liveras tutmondan interrilatigilon, la Jarlibron? Ĉu ĝi ne eldonas taŭgan literaturon? Ĉu en la Kongresoj la ĉeestantoj ne havas la okazon buŝe praktiki la lingvon kun eksterlandanoj? Kaj eĉ je la pure poresperanta vidpunkto, ĉu tiuj kongresoj ne havas grandan propagandan efikon?
Kiu kuraĝos nee respondi al tiuj demandoj?
— Sed la nuna stato devigas al pago de du kotizoj…
— Kial paroli nur pri du? Ĉu vi ne pagas kotizon al via partio, al via sindikato, al via sportunuiĝo, ktp? Ĉu tiuj organizoj ne havas la saman celon: la emancipon de nia klaso? Kial do vi ne proponas kunigi ĉiujn en unu solan por pagi nur unu kotizon? Evidente tial, ke tiuj organizoj havas ĉiu siajn specialajn taskojn k ke por ilin plenumi aparta kotizo estas necesa. Ni do metu flanken la demagogiajn argumentojn, kiuj ne povas elteni ekzamenon. Se por la nura pago de malalta kotizo al la landa asocio la Jarlibro, Sennaciulo, La Nova Epoko povus esti liverataj al la 10 000 esperantistoj, pri kiuj vi parolas, mi eble rezignus pri la sennacieca strukturo de SAT. Sed bedaŭrinde nek vi, nek mi kapablas fari tian miraklon. Matematiko havas siajn absolutajn leĝojn k oni ne povas atingi, ke 15—5 = 40.
Kaj nun, kiam la „dukotiza“ afero estas likvidita, ni ekzamenu, ĉu ne ekzistus danĝero por la intereso de la esperanta movado en internacieca organizformo, senpripense rekomendata de kelkiuj aŭ kun kaŝita celo de aliuj. Ni rigardu la faktojn: en ĉiu landa organizo ekzistas pli malpli granda nombro da anoj, kies esperanta scio estas tre malgranda, kiam ĝi eĉ ne estas preskaŭ nula, aŭ da diletantoj, aŭ da senlaboruloj. Tiuj anoj estas preskaŭ ekskluzive sub la influo de sia nacilingva legaĵo. Kiel efikus tia stato en la interna vivo de Internacio? Tiuj duonesperantistoj, krom tre malmultaj esceptoj, atentus ĉefe pri la interesoj en la propra enlanda asocio. Ilin inspirus precipe partiecaj aŭ naciecaj konsideroj. Kiu ne vidas tion, tiu estas blinda. Estas konstatebla fakto, ke en internaciaj kongresoj de la plej internaciemaj organizoj, la delegitoj atentas unue pri la interesoj en la propra nacia partio aŭ organizo. Tio estas neevitebla en organizo el nesamlingvaj membroj. Sed esperantistoj agus malsaĝe, se ili ne utiligus konsekvence sian samlingvecon. La interesojn de la esperanta movado povas ĝuste prijuĝi nur veraj esperantistoj. Tial ni devas ordigi nian esperantan aferon tiel, ke nur tiaj, k ne diletantoj k neinformitoj, povu influi sur la decidojn de la kompetentaj instancoj.
¹ Komp. la dirojn de K-do J. P. en la artikolo pri Habrman, „S-ulo“ n-o 387.
— página 8 —
Kaj la sennacieca organizsistemo estas tiurilate la plej taŭga, la plej celkonforma. Estas necese por respondecaj gvidantoj havi vidkapablon pli longa ol estas la propra nazo. Mi asertas, ke la tuta esperanta afero povas esti alkondukata en malbonan, neantaŭvideblan situacion, se oni permesus, ke ties organoj estu sub nacieca aŭ partieca influo de duonesperantistoj.
En la landaj poresperantaj asocioj ne tre domaĝas, ke esperantemuloj aŭ duonesperantistoj partoprenu ilian internan vivon. Tute aliel estas en nia tutmonda movado. Mi petas al la sinceraj K-doj, ke ili tre profunde cerbumu pri la temo antaŭ ol fari al si definitivan opinion.
Mi tamen plene konscias, ke la nuna Konvencio, kiu reguligas la rilatojn inter SAT k la L.E.A. ne estas tute taŭga. Necesas pli intime kontaktigi la du aparatojn k favori la membrojn, kiuj aliĝas samtempe al SAT k al iu L.E.A. Ideala stato estas, se ĉiuj LEA-anoj aliĝus al SAT almenaŭ kiel aspiranta membro. La problemo estas relative facile solvebla. Ĝi estas precipe nur administracia.² Mi ne volas profundiĝi en la detalojn. Estas por mi nur flanka afero. Kio gravas en miaj okuloj, tio estas nepre eviti, ke faktoroj fremdaj al la puraj interesoj de nia movado povu tamen iel aŭ aliel ĝin influi.
Ĉi tiu letero fariĝis pli longa ol intencite. Pardonu k akceptu saluton
de via E. L.
² Jam ekzistas grupoj, kiuj per unu sola kotizo aliĝigas ĉiujn siajn anojn al SAT. Sed, kompreneble la kotizo estas sufiĉe alta.
Niaj legantoj legos certe kun intereso la ĉi suban artikolon, kiun ni represas el la n-o 6 (1932) de la Bulteno de SEU:
„Alilandaj gastroluloj
Malĝojigan sperton havis nia SEU-organizo en Kominternovsk (Nordkaŭkaza lando). Pere de ‚Bulteno‘ tiu ĉi malgaja historio fariĝu konata al ĉiuj.
Ni korespondis kun du germanaj espistoj-konstrulaboristoj. Konforme al ilia peto nia loka konstrukomitato (‚postrojkom‘) konsentis helpi al ili veni Sovetion k doni al ili laboron. Kiam ni skribis al ili pri tio, ili respondis:
‚Kun granda ĝojo ni legis en via letero, ke vi volas nin subteni, k ke vi volas klopodi por nia alveno en Sovetion. Ni tre dankas vin pro viaj penadoj. Venante al vi, ni volas labori en samaj kondiĉoj kiel vi, sen iuj privilegioj. Ni volas partopreni laboron en via lando kiel avangarduloj. Ni volas adapti nin al via vivmaniero k frate man-en-mane konstrui kun vi la socialismon. Ni volas ĉe vi fortigi nin por la batalo de la proletaro‘.
Invitante la germanajn K-dojn, nia konstrukomitato volis nur helpi al ilia propra deziro, sed tute ne inde kondutis la du K-doj rilate al nia helpemo. Imagu nur, ili faris kopiojn el ĉiuj niaj leteroj kun la kamaradeca invito, oficiale atestigis ilin k poste, alveninte Sovetion, prezentis ilin kiel iun kontraktan devigon de la konstrukomitato, laŭ kiu tiu ĉi lasta estas devigata prezenti al ili iujn apartajn laborkondiĉojn, salajrojn, loĝejojn k aliajn privilegiojn.
Ili venis al la trusto ‚Sojuzstroj‘ en Moskvo k, prezentante la ‚dokumentojn‘, postulis, ke oni senpage veturigu ilin al Norda Kaŭkazo ĉe nin. Kaj kiam ili aperis ĉe ni, ni faris por ili multajn privilegiojn. Ili ekhavis multe pli bonajn loĝkondiĉojn, ol havas niaj lokaj fraŭlaj laboristoj. Ili ricevis laboron konforme al sia kvalifiko, sed tio ne kontentigis ilin, ili permesis al si ofte labormanki k fine aranĝis veran
[REKLAMO p.8] La SAT-Kongreso en Ŝtutgart estu impona manifestacio por niaj ideoj! Streĉu viajn fortojn por ĝin ĉeesti! Aliĝu tuj! Kongres-adreso: W. Neumann, Vogelsangstr. 66, Stuttgart
strikon, ĝis oni donis al ili fiksitan salajron po 150 rubloj (dum la lokaj laboristoj kompreneble estis salajrataj laŭ la kvanto da plenumita laboro).
Tamen ankaŭ tio ne kontentigis ilin, ili postulis novan monon de la konstrukomitato k, ricevinte por nenio ankoraŭ 330 rublojn, ili forveturis, eĉ ne dankinte la lokan SEU-organizon pro la senfinaj klopodoj por ili.
La restado de tiuj ĉi du germ. espistoj ĉe ni havis treege negativajn sekvojn. Precipe negativan impreson, en politika rilato, tiu ĉi fakto faris al niaj lokaj konstrulaboristoj. Prave diris unu esp-isto el Ŝaĥti, ke tiuj ĉi du K-doj venis ne por helpi konstruadon de socialismo, sed kiel turistoj nur por rigardi la konstruadon de socialismo. Ili tute forgesis pri siaj vortoj: ‚… ni volas kun vi labori en samaj kondiĉoj kiel vi, sen iuj privilegioj.‘
Per sia konduto k agmaniero tiuj ĉi du gastoj maltrankviligis ne nur nin, sed eĉ ‚Sojuzstroj‘ en Moskvo, la 6-an Gostroj-truston, Centran Komitato de la konstruista sindikato k ankaŭ CK SEU. Kreiĝis grandega korespondado per telegramoj, aviad-poŝto, eksprese k registrite.
Jen estas la plorinda rezulto de nia deziro inviti lab. esp-istojn el eksterlando. Ni lernu el tiu ĉi malĝojiga sperto.
V. Zaika (M. Nesvetaj, N. Kaŭkazo).“
Peresperanta rubriko en socialista gazeto.
La sendependa socialista partio (O.S.P.) en Holando estas nova revolucia laborista partio. Ĝi fondiĝis dum lasta pasko k nun jam havas 6000 membrojn. Ĝia devizo estas: La socialismo en nia tempo! Por realigi tion, ĝi volas krei la tutproletan fronton kontraŭ la kapitalismo, la faŝismo k la minacanta mondmilito. Ĝi volas kunlabori kun ĉiuj kontraŭkapitalismaj organizoj k grupoj, ĉu holandaj, ĉu eksterlandaj.
Tial ĝi bone komprenas la utilon de nia internacia lingvo. En diversaj grandaj publikaj kunvenoj pendis ruĝa tuko kun la devizo: „Laboristoj, lernu esperanton!“. La Torĉo („De Fakkel“), la duonsemajna gazeto de la O.S.P., enhavas depost la 20-a de majo ĉiusemajnan esp-an rubrikon. Mi legis en ĝi: „Estas la celo, ke tiu rubriko nur estu skribita esp-lingve. Bonega okazo por niaj esp-istoj por sendi ĉiusemajne kelkajn ekzemplerojn de La Torĉo al siaj eksterlandaj korespondantoj.“
Tio estas trafa agado. Ne skribi pri esp-o, sed uzi la lingvon. — La artikolo finiĝas per la vortoj: „Montru vian simpation k sendu amase saluteleterojn, poŝtkartojn ktp, por ke la redakcio spertu la valoron de internacia rubriko. La adreso estas: „De Fakkel“, Reguliersgracht 29, Amsterd.-C.“
K-doj, faru tion! Kaptu la okazon por plifortigi la rilatojn inter la revoluciaj socialistoj de la tuta mondo!
Cor Coppens.
XII-a kongreso de „Sennacieca Asocio Tutmonda“ en Ŝtutgart.
6-a—11-a de aŭgusto 1932.
III-a listo de la partoprenontoj.
| N-o | Membro-n-o | Nomo, loko | Lando |
|---|---|---|---|
| 58. | 3789 | Buna G., Düsseldorf | (Germ.) |
| 59. | 6743 | Gais Aŭg., Ŝtutgart | (Germ.) |
| 60. | 6345 | Lehmann K., Ŝtutgart | (Germ.) |
| 61. | 15974 | van Essen Grete, Hem | (Holando) |
| 62. | 6075 | Mittermayer F., Linz | (Aŭstrio) |
| 63. | 10046 | Honeder Hans, Linz | (Aŭstrio) |
| 64. | 17146 | de Man Roeland, Amstd. | (Hol.) |
| 65. | 1822 | Schottenhammer F., München | (Germ.) |
| 66. | 7961 | Reitberger M., München | (Germ.) |
| 67. | 16821 | Nefzger G., München | (Germ.) |
| 68. | 77 | (Germ.) | |
| 69. | 10287 | v. Essen M., Marken-Binnen | (Hol.) |
| 70. | 10727 | Onnen M. F., s’Gravenhage | (Hol.) |
| 71. | 7397 | Hubalek H., Creglingen | (Germ.) |
| 72. | 15882 | (Germ.) | |
| 73. | 15390 | Arbenz Paul, Lausanne | (Svisio) |
| 74. | 15700 | Eijkenaar A., Apeldoorn | (Hol.) |
| 75. | 17013 | Aarse Simon, Amstd. | (Hol.) |
| 76. | 17089 | Becker Erwin, Weigelsdorf | (Germ.) |
| 77. | 15601 | Rabl Franz, Frankf./M. | (Germ.) |
| 78. | 10746 | Fluder Alb., Dortmund | (Germ.) |
| 79. | 13563 | Falkenherr Hilde, Dortm. | (Germ.) |
| 80. | 52 | Gottgetreu Paul, Hannover | (Germ.) |
| 81. | 17011 | Eerdmans W., Rotterdam | (Hol.) |
| 82. | Eerdmans Anna, Rotterd. | (Hol.) | |
| 83. | Verkaaik A., s’Gravenhage | (Hol.) | |
| 84. | 16193 | Paverd v. d. J., Amsterd. | (Hol.) |
— página 9 —
SENNACIULO 193
Danke ni kvitancas jenajn mondonacojn: K-do Lievestro mk.g. 0.50 K-do Lanti mk.g. 5.50 K-do Sämann mk.g. 0.50 K-do Melchinger mk.g. 1.50 K-do Lülich mk.g. 2.— K-do Schübel mk.g. 0.50 K-do Burley mk.g. 0.50 K-do 77 mk.g. 0.50 K-do Hubalek mk.g. 1.50 K-do Stroh (kolektlisto) mk.g. 9.— O.K.K.
Kiu sekvas! Imitado ne estas malpermesata!
Ĉe la Laboristaj Esperanto-Asocioj.
Jarkunveno de Hungara Esp. Lab. Asocio.
okazis la 14./16. majo en Budapeŝto; ĝin partoprenis 64 delegitoj el la tuta lando. La oficiala kongreso komenciĝis la 15-an matene. La sekretario raportis pri la konsiderinda kresko de l’anaro en la lasta duonjaro; poste pri la fondo de regionaj sekretariejoj, kies taskoj estas en difinitaj regionoj aŭtonome aranĝi la organizajn laborojn. Tiaj sekretariejoj jam funkcias en la regionoj: Sudhungario (Oroshaza), Transtisio (Debrecen), Nordhungarlando (Miskolc), Transdanubio (Pecs). La jarkunsido unuanime decidis, ke la sekvonta jaro estu forta propaganda jaro kun taskoj duobligi la nunan anaron k fondi grupojn en lokoj, kie ĝis nun tiaj ne estis. Post raportoj k unuanima aprobo de l’estinta gvidantaro, okazis la estrar-novelekto. La delegitoj foriris kun forta entuziasmo k laborvolo.
EN NIA MOVADO
KRONIKO
Aŭstrio. Bruck. La 8. V. okazis ĉi tie la ĉi-jara landa konferenco en la infanamika domo. Ĉeestis 48 Gek-doj el la Stiriaj grupoj por serioza interkonsiliĝo. K-do Picher reprezentis la klerigan fakon de la soc.partio. 5-jara filino de Gek-doj Tröls deklamis esp-e. K-do Simon (de la centro) parolis pri la nuna stato de l’movado k rilatoj inter SAT k LEA. La sidejo de l’landestraro translokiĝos de Graz al Bruck. Britio. Londono. La Lab. Esp. Klubo partoprenis la 1-majan manifestacion. 40 pers. marŝis malantaŭ la esp-ista standardo; la sekret. oratoris pri esp-o en Hajdparko. Germanio. Magdeburg. Infankursoj en Benekenbeka sportklubo k Altenvedingen. — La 8.5. okazis en Mülheim ĉe Offenbach Renkontiĝo de l’Majndistrikto. Malgraŭ la unue malfavora vetero kunvenis pli ol 100 SAT-anoj, SEA- k LEA-anoj el Frankfurt, Nied, Wiesbaden, Mainz, Rüsselsheim, Offenbach, Mühlheim, Hanau, Gelnhausen. Post komuna kantado, ankaŭ de l’infangrupo el Nied k mallonga parolado de K-do 16900 ekestis vigla debato. K-do Bös, peranto de la SAT-rondo Frankfurta, raportis pri bona vigliĝo de la tiea rondo; li diris, ke eksmembroj-opoziciuloj, eksciinte, ke la SAT-rondo decidis kunporti sian standardon al la unuamaja manifestacio, malebligis tion forŝtelante ĝin el la ejo. Tiun ŝtelon sankciis eĉ sekvinta LEA-kunveno! Tamen ni evitis partiecan disputadon. Pri SAT ĝenerale estis esprimata la deziro, ke ĝi kune kun la LEA-oj trovu vojon forigi la nunan duoblan membrecon de l’lab. esp-istoj. Tiu temo eble estos publike pritraktata en dua renkontiĝo, je 26. 6. en Wildsachsen (Taunus). Komence nur intencita kiel SEA-aranĝo ĉi tiu estas ŝanĝita en SAT-renkontiĝon Post la tagmanĝo ni promenis al la Dideshejmaj ŝtonrompejoj. K-do Appelhans (Mühlheim), kiu tre bone preparis la lokajn aferojn, gvidis. Ĉe gaja ludo, babilado k fotado la tempo rapide pasis. Ĝoje ni konstatas, ke ni lab. esp-istoj el la Majn-distrikto bone interkonatiĝis, k mem estis surprizitaj vidi tiom grandan nombron da samcelanoj. La renkontiĝo estis promesplena komenco de reviglîĝo. — Svedio. Malmö. La 1. majo la socialdemokr. esp. klubo partoprenis multpersone la tradician manifestacion kun standardo kun propaganda teksto. 3 kursoj finiĝis kun 50 p. Instruis E. Andersson. Göteborg. La tramista klubo (45 p.) vigle laboras k korespondadas kun samprofesianoj ĉiulandaj. Fondiĝis Esp.-klubo de A.B.F. (lab. kleriga institucio); ĝi iniciatis Ĉe-metodajn kursojn faritajn de eksterlandanoj. Usono. Nov-Jorko. Kiel kutime la ĉi tiea SAT-rondo okazigis sian jarkunvenon antaŭ la 1. majo, per kiu dato komenciĝas nia agjaro. Akra kritiko trafis nian estraron, kiu tamen reelektiĝis. La manko de jarraporto estis severe atakata, ĉar nur per orda plenumo eĉ de tia detalo progreso estas mezurebla. Estas konstateble, ke almenaŭ ni ne malgajnis post la skismo en la rondo. Iuj foriris antaŭ ĝi. K-dino transloĝiĝis al alia urbo. El kurso restis almenaŭ kelkaj fidelaj k bonegaj gestudantoj, kiuj regule ricevas instruon pri SAT k ĝiaj taskoj. Pro la foriro de K-do Dann, kiu partoprenos la SAT-kongreson k restos en Eŭropo, oni elektis K-don Veder peranto, kion bonvolu noti precipe Novjorkaj Gek-doj. Plej detale k zorge nia bibliotekisto raportis. Preskaŭ ĉiuj SAT-libroj estas prunteprenataj, krom aliaj. Multe pli da atento estos donata al ĉiuj SAT-taskoj k servoj dum la proksima jaro. Al la provo starigi gazetservon ni respondis per elekto de K-do Kroes, kies devo estas interrilati kun ALLE. Esperinde ne enŝoviĝas pure partiaj konsideroj en tiu entrepreno. Pri la Sportservo nia opinio estas, ke ĝi nur estas priatentinda, se la Sportinternacio ĉesigos eldonon de diverslingvaj bultenoj. Kial klopodi pri traduko, se anglalingva bulteno estas ricevebla? K-do Lehn ricevis komision gardi la interesojn de la Sportfako. Disvastigi la tre plaĉan k abonindan revuon „La N.E.» estos nia ĉefklopodo dum la proksimaj monatoj. Ni metis al ni tre moderan taskon: varbi almenaŭ 10 abonantojn al tiu subteninda organo de SAT, sed tion ni esperas plenumi. (1307).
DIVERSAJ NOTOJ
La SAT-rondo en Magdeburgo intencas organizi aŭtomobilan veturon al Ŝtutgart (prezo tien k reen 20 mk.g.) Nordlandanoj kunveturontaj anoncu sin ĉe SAT-rondo, Grüne-Armstr. 14. Magdeburg. Trapasantoj povas senpage tranokti ĉe nia grupejo. Kongresontoj, kiuj deziras resti post la kongreso kelkajn tagojn en Magdeburgo, skribu al la nomita adreso (17 424, 4405).
*
Dum Nordlandaj junsocialistaj tagoj (25. 6. 32) en Helsinki okazos ankaŭ esp-a festkunveno kun muziko, deklamoj, paroladoj. Jam anonciĝis partoprenontoj el Svedio, Danio, Estonio, Germanio (krom el Finlando). K-doj, kiuj volas partopreni, skribu laŭeble antaŭe al: V. Ahde, Sirkusk. 3, Helsinki (Finl.)
*
Internacia Junulara Tendaro okazos de 25. julio ĝis 3. aŭgusto sur Lille Oxeo en Flensburga Fjordo. Samtempe okazos konferenco de internacie organizita junularo de militkontraŭuloj. Broŝureton (ankaŭ esp-an) havu de: Internacia Junular-Ligo, Postbox 122, Kopenhago-K. (Danio).
MEMORNOTO
Represis el „S-ulo»: New Yorker Volkszeitg., 29 1., el rap. pri soc. frakcio (376/77); The Los Angeles Citizen, malsato en Jap. (384), 13. 5., el Francio, el Italio (386); 20. 5., striko en ĉeĥosl. minregiono; The Industrial Worker, Chicago, 3. 5., malsato en Jap.; Northern Voice, Manchester, majo, deviga lab. en Kalif.; Schwäb. Tagwacht, Stuttg., 29. 4., kial parolas la homoj? Rahwa Hääl, Tallinn, 6. 5., alarmo en Germ. (386); D. Volkslehrer, Harburg, 15. 5., lernejbatalo en Belgio.
Pri la SAT-Kongreso raportis: L’Ami de la Nature, Colmar, majo/junio; Volkswacht, Nürnb., 8. 4.; Der Freistaat, Bamberg, 19. 4.
Pri SAT enpresis: „Der Funke», Berlin, 5. 6., La partipolitika neŭtraleco en SAT.
NIA POŜTO
17 117. — Ni intencas uzi en „L. L.» vian trad. Red.
16 285. — Jes.
Virgi. — Vi sendis la raporton pri la minstriko multe tro malfrue. Antaŭ preskaŭ 2 monatoj ni aperigis informon pri ĝi en „La Klasbat.» (n-o 386). Nur se ni ricevas frue tiajn aktualaĵojn, ili povas havi valoron por tradukantoj k represantoj. Red.
EKSTER NIA MOVADO
La 14. aprilo estis inaŭgurata en Barcelono strato je la nomo de d-ro Zamenhof.
La 15./16. majo okazis en Southport la 23-a Brita Kongreso de Esp-o kun 300 partoprenantoj. La kongreslibro estis eldonata de la urba konsilantaro. La urbestro bonvenigis la kongreson.
[REKLAMO p.9] Kial nin trafis la krizo? Kien kondukos nin la krizo? Kiel ni povos eliri el la krizo? Pri tiuj ĉi gravaj demandoj vi trovas respondon en la numeroj 13 kaj 14 de ISK. Helene Bajer: Kiel traktu la ŝtato la ekonomion? (n-o 13) H. Rajneman: La instruoj el antaŭaj krizoj por la nuna ekonomia krizo. (numero 14) Po numero 0.25 mk. g. inkluzive afranko. Mendu ĉe IVA-komandito, Berlin S 14, Inselstr. 8a.
— página 10 —
194 SENNACIULO
La 15./16. 5. okazis en Antverpeno la 21-a Nacia Kongreso de Esp-o en Belgio kun oficiala akcepto de l’kongresanoj en la urbodomo, esp.-teatroprezentado ktp. Samdate okazis la 3-a Flandra Esp. Kongreso en Kortrijk kun proks. 200 partoprenantoj. La urbestraro de Kortrijk speciale favoras esp-on k subtenas la movadon per mono, eldonaĵoj ktp.
La Sveda Esp. Federacio havis sian jarkunvenon en Eskilstuna (15.—16. 5.) kun 125 partoprenantoj. Oni decidis pri nova regularo k elektis novan estraron.
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
Modesto, Laerebok for Begynnere (Lernolibro por komencantoj). Eld. Esperantoforlaget Agado, Oslo. 54 pĝ. Form. 12×17. Prezo ne indikita.
Ĝis nun ne ekzistis norveglingva lernolibro por laboristoj. Ĉi tiu unua tiaspeca eldono, laŭ gramatika metodo, estas ĝenerale tute bone prizorgita. Negravajn erarojn oni povas korekti en alia eldono. La preso povus esti pli alloga (pli grandaj litertipoj ktp.), sed tio unuavice ja estas kasdemando. Pri SAT k „S-ulo» troviĝas reklamo, per anonco k en la teksto. Ni devas noti ĉi tiun eldonon kiel seriozan sukceson de la lab. esp. movado en Norvegio k gratuli la anoniman aŭtoron. N. B.
Esperanto. Grammatikk og ordlister Esperanto-Norsk ok Norsk-Esperanto. 60-paĝa ŝlosilo (gramatiketo k vortareto), kun anonco pri SAT, form. 7,5×11,5 cm. Prezo ne indikita. Utile kompletigas la supre nomitan lernolibron.
G. Waringhien, L’Esperanto et la Stylistique. Communication faite aŭ quatrième Congrès de la Fédération Espérantiste Universitaire de France. Rodez, 1931. — 16 pĝ. Form. 13×21. Prezo ne indikita.
Rimarkinda pledo por nia lingvo. La aŭtoro tre trafe rimarkigas, ke ofte senpripensaj entuziasmuloj malpropagandas nian lingvon per la aserto, ke ĝi estas lernebla dum 5 aŭ 6 horoj! Neniu klerulo povas esti logata per tiaj kvalitoj ĉe lingvo. Prefere ni finlernu mem nian lingvon k imitu la aŭtoron de ĉi tiu verketo, montrante per bone elektitaj ekzemploj, ke esp-o ne timas komparon kun kiu ajn nacia lingvo k ke malgraŭ tio ĝi ja estas tamen multe pli facile lernebla. Ni varme rekomendas tiun broŝureton al ĉiuj franclingvanoj.
L. Ĉernov, Fervojstacio Znamenka: Trad. el ukraina lingvo I. Ĉernjaev. Eld. Ekrelo, Leipzig. 1031. — 15 pĝ. Form. 11×15. Prezo: 0,15 mk. g.
Kvazaŭ febre skribitaj scenoj el la revolucio k civilmilito en Rusio. Nefacila stilo kun lingvaj strangaĵoj k malkorektaĵoj (p. 10, kolerike; ĉu kolereme? p. 3, truigita, anst. truita ktp.) k multaj preseraroj.
Juuzo Jamamoto, En la Nebulo. Trad. el la japana Kijohiko Cujuki. 1931. Japana Esp.-Instituto, Tokio-Uŝigome. 26 pĝ. Form. 11×15. Prezo: 0,60 sv. fr.
Tiu mallonga radio-dramo havas kiel scenejon ŝipon veturantan tra nebulo; en la mezo de l’drameto staras ŝipano, kies konscienco estas turmentita, ĉar li mortigis kolegon. La traduko estas bona; la vorto „maato» (ĉefmaristo) estas neoficiala, nek en la „Pl. Vortaro», tamen eble necesa teknika termino. N. B.
M. Ljubin, La Himno: Novelaro. Ekrelo, Leipzig. 1931. — 36 pĝ. Form. 11×16. Prezo: 0,35 mk. g.
Kun talento verkitaj mallongaj rakontoj de bulgara komunisto-esperantisto, en kiuj speguliĝas arda kredo al la venko de l’proletaro. Pluraj neologismoj (kamioneto, mitropolito, bunta) devus esti almenaŭ piednote klarigitaj. La lingvaĵo estas flua k ĝenerale bona.
Vers L’Inaccessible. Essai Philosophique de L. Barbedette, 6. rue de la Tour, Lusceul-les-Bains (Haute-Saone), Francio. Prezo nemenciita.
RADIO-PROGRAMO:
16. junio: 22.45—22.55: Breslaŭ-Gleivitz, esp. por laboristoj.
18. junio: 20.15—20.25: Lyon-la-Doua, 466 m, parolado (same: 25. 6., pri vegetarismo).
19. junio: 8.10— 8.35: Hilversum, 298 m, lab. kurso. 22.05—22.30: ? Leningrado, 1000 m, informoj (same: 19., 22., 25. 6.)
21. junio: 20.00—20.10: Tallinn, Tartu, informoj.
Por montri sian malsolidariĝon kun la CK de SEU, kiu trompe ŝtelis grandan sumon al SAT, Sovetiaj K-doj disponigis al ni ioman kvanton da
artaj poŝtkartoj plurkoloraj el Sovetio
Ni liveras kontraŭ pago de 0.10 mk. g. por 1, — 0.45 mk. por 5, — 0.80 mk. por 10 kartoj (diversaj).
Helpu ŝtopi la breĉon per aĉeto de tiuj artaĵoj; skribu al la Redakcio de „S-ulo», 14, av. de Corbéra, Paris XII.
KORESPONDADO
Unu enpreso, simpla trilinia anonceto kostas 0,80 mk g., ĉiu plia linio 0,50 mk. g. — Grandaj anoncoj kun kadro: po kv. cm. kostas 0,20 mk. g.
GERMANIO Kompostisto deziras koresp-adon kĉl. Adr.: K-do Willi Klingenberg, Lappenberg 1, Hildesheim. 10 Gek-doj k 10 infanoj (12 j.) koresp. kĉl, L, PK, PI, bfl, esp-ajoj. Ni certe resp. Adresu ĉion al: K-do Paul Wachsmuth, Johann Meyer Str. 32, Dresden, N 6.
HISPANIO K-dino J. Avonosac, Str. Colon 52—54, Sabadel, kĉl, pri ĉ. temoj.
NEDERLANDO Grupo de 30 gestudintoj koresp. ĉl, pri ĉ. temoj. Skribu multnombre al: K-do J. Liedermooij, Sumatraplantsoen 7, Amsterdam (O).
SOVETIO K-do V. Konstantinov, V. 0.11 Linio 28, kv. 8, Leningrad, kor. pri radio k radio-tekniko, PM, PK. K-dino Abramova, S. V., Jugo-Vostoĉ. ĵ. d., selo Bolŝevo, ŝkola n. 1, St. Kolodeznaja, dez. kor. precipe kun pedagogoj. Grupo de fotokor-antoj (10 pers.) kĉl pri ĉt., precipe interŝ. de fotoj k spertoj pri fotolaboroj. Rustavela prosp. 17, Raboĉij Dvorec, Fotosekcio, Tiflis.
SVEDIO 46 gelernantoj koresp. pri ĉ. temoj, kĉl. Skribu multnombre al: S-ro Oscar Holmgren, Box 324, Vännäs.
USONO K-do Peter Thomas, 364 West 116 St., New York, City, L, PK, PI, il. gaz., kĉl.
GEKAMARADOJ! ATENTU! Korespondo-Oficejo de la Instruistara Kooperativo „Presarto ĉe Lernejo» en fino de julio aranĝos gravan ekspozicion por Intern. Interlern. Koresp-ado. Sendu multnombre materialojn diversspecajn: lernejajn revuojn, porinfan. gazet., murjurnal., diagramojn, fotojn pri lerneja laboro k infanvivo, salutleter., vidaĵkartojn, PK., espajojn, manlaboraĵ., desegnojn, ktp. La plej bonan materialon ni premios inter la gelernantoj, laŭ deziro! Helpu al ni varbi por nia ideo! Ĉiuspecan materialon adresu jene: K-do Honoré Bourguignon, instruisto, SAINT-MAXIMIN (Var), Francio.
[REKLAMO p.10] ETERNA BUKEDO estas la plej nova granda verko de K. KALOCSAY entenanta senvelkajn florojn el la poezioj angla, bulgara, ĉeĥa, ĉina, egipta, estona, finna, franca, germana, greka, hebrea, hispana, hungara, itala, japana, latina, nederlanda, pola, portugala, rumana, rusa, sveda. Interpretite per perfekta formo, mirinda trasento kaj enlula vortmuziko estas en la libro poemoj de: Faraono Ahn-Aton, Reĝo Salomon, Horatius, Catullus, Anakreon, St. Francisko de Assisi, Sappho, Walter von der Vogelweide, Dante, Lope de Vega, Ronsard, Chaucer, Shakespeare, Milton, Spencer, Keats, Shelley, Goethe, Schiller, Heine, Lenau, Baudelaire, Verlaine, Lamartine, Victor Hugo, Verhaeren, Vrchlicky, Mickiewicz, Vazov, Li-Tai-po, Petöfi, Ady, Hitomaro, Curajuki, Puŝkin, Lermontov Strindberg, Henriette Roland Holst, Stecchetti, Carducci, Leopardi, Camoens, Under, Semper kaj ceteraj. La volumo, 13,5×20 cm. granda, 352-paĝa sur unuaranga papero en duonleda bindo kostas usonajn dolarojn 2.20. Aldonu 10% por sendkostoj. Eldonis LITERATURA MONDO, Budapest IX. Mester-u. 53. V. 7. Mendu ĉe la eldonejo, ĉe la reprezentantoj de LITERATURA MONDO aŭ ĉe la Administrejo de SAT, Leipzig O. 27.
ENHAVO
paĝo Kiel Japanaj laboristinoj ekpaŝas en la ekonomian batalon . . . 185—186 Letero el Britio . . . 186 Faŝistaj metodoj en Kalifornio . . . 187 El Danio . . . 187 El Svedio . . . 187 La klasbatalo tra la mondo . . . 187—188 Mi volas scii . . . 188 Diskutejo . . . 188—189 Junulara-paĝo . . . 190—191 Tra Esperantio . . . 191—194
Presejo Oscar Wettig, Gelnhausen (Germanio)
N.º 390, 30 de junio de 1932
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
[BILDO p.1 | 29,2,68,11] Emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» antaŭ terglobo kun meridianoj kaj kontinentoj.
8-a JARO, N-o 390 — LEIPZIG, 30. / 6. 1932
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
APERAS dusemajne | REDAKTEJO: 14, av. de Corbéra, Paris 12e. – GVIDANTO: E. Lanti. – SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. – ADMINISTREJO: R. Lehner, Kolmstr. 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS dusemajne
DEPORTIĜO DE FREMDULOJ EL USONO.
Dum multaj jaroj reklamita panaceo kontraŭ usonaj malbonoj estis forpelo al fremduloj. La nuna krizo treege helpis akceli la aferon. Sed ankoraŭ restas ses milionoj da alilandanoj en Usono. Eble pro tiu scio la ĉefo de enmigrado en la Departemento de Laboro en la raporto por 1931 diris: „La tasko de dompurigo estas praktike nur komencata.“
Celo k agado.
Estas interese kompari la celon k agadon de l’labordepartemento. „La celo de l’Departemento de Laboro estos kuraĝigi, antaŭenigi, k disvolvi la bonstaton de l’salajroricevantoj en Usono, plibonigi iliajn laborkondiĉojn k plialtigi iliajn oportunojn trovi profitdonan okupon.“
Raportas la Usona Unuiĝo por Civilaj Liberoj: „Drastaj atakoj kontraŭ la rajtoj de fremduloj daŭris en Novangliaj tekscentroj, dum kiuj la Departemento de Laboro k la loka polico kunagadis ĉe arestoj al ekster Usono naskitaj laboristoj por rompi strikojn.“ Denove: „Multaj alilanduloj estis deportitaj sole pro membreco en la kompartio . . .“
La enmigrada ĉefo laboras sub la gvido de „Deportado-Doak“ (W. N. Doak), la ĉefo de l’Usona Departemento de Laboro. Doak estas ano de l’Amerika Federacio de Laboro, kiu tutkore subtenas la agadon de sia eminenta membro. La A. F. de L. deklaras opinii, ke deportado estas rimedo kontraŭ senlaboreco. Ankaŭ troviĝas radikaluloj, kiuj opinias same. Ŝajnas, ke la konstanta kontraŭfremdula agitado en la burĝaj gazetoj, kiel tiuj de Herst (Hurst), ankaŭ ilin influas. Aliaj propagandiloj efikaj en „la sankta milito“ estas la radio, teatro, preĝejo, afiŝoj, ktp. „Forpelu la fremdulojn,“ oni blekas „k donu iliajn okupojn al civitanoj!“ Ĉio en la servo de l’„plej grava tasko“ — deportado de alilandanoj.
Vico da laboristaj dungejoj estas kondukataj de l’labordepartemento. Ĉu ili malhelpas la mastrojn malaltigi la salajrojn? Tute ne. La mastroj malaltigas salajrojn k maldungas laboristojn laŭ sia plaĉo. La dungejoj de Doak eĉ akcelas tiun epidemion. Se laboristo protestas aŭ rifuzas akcepti la kondiĉojn, lia nomo baldaŭ troviĝos sur la „nigra listo“ k li ne plu ricevos laboron tie. Tamen tio ne estas ega malfeliĉo, ĉar iu ajn vivmaniero superas tiun de laboristo, kiu laboras per helpo de usonaj dungejoj. Relative malmultaj trovas laboron per ilia helpo.
[BILDO p.1 | 28,46,67,69] Foto: multaj homoj sidas kaj staras sub palmoj kaj arboj en publika parko; sur la foto skribite «The Plaza, Los Angeles». Subskribo: Senlaboruloj, plej multe meksikianoj, en la plej malnova parko en Los Angeles.
Kelkaj statistikoj.
En 1920 Usono deportis 2 726 fremdulojn; en 1931 la nombro atingis 18 142. Al aliaj 11 791 oni permesis forlasi la landon „volonte“ k 722 tuj vojaĝis eksterlanden, kiam la enmigradaj instancoj ordonis ilin aresti. Ĉi-lastaj, laŭ leĝo de 1929, kune kun la deportitoj ne rajtas iam denove eniri Usonon. Ili estas forpelitaj por ĉiam.
La deportitoj en la fiska jaro 1932, depost la 1. julio 1931, dum la sep unuaj monatoj sumiĝas je 10 771, tio estas 746 pli ol en 1930 k 1 187 pli ol en 1931, dum la samaj monatoj. La nombro da deportatoj tial ĉi-jare plej certe atingos pli ol 20 000. Ne malpli ol 150 000 iel implikiĝas ĉiujare en la deportada manio k inter ili troviĝas multaj civitanoj. La nuna aktiveco estas ebla pro pligrandigitaj monsumoj alpropigitaj tiucele. Se pluraj ne estis deportitaj, tio okazis nur, ĉar mankis mono en la labordepartemento.
Centoj da miloj da homoj penas trovi rimedojn por forlasi Usonon. Jam antaŭ monatoj la gazetoj sciigis nin, ke pli ol 100 000 estis enskribitaj ĉe „Amtorg“ en Nov-Jorko. Ĉiuj deziras eniri Sovetion por labori. Multaj spite la terura krizo trovas rimedojn, ĉu per helpo de parencoj eksterlande, aŭ aliel, k elmigras. Dum la sep monatoj komence de 1. julio lastjare, 67 154 fremduloj faris tion; samtempe nur 23 955 enmigris.
Falsa propagando pri libero, prospero ktp. altiris multajn al Usono en la pasinto —, sed ĉi tie ili ofte trovis nur sklavecon, malriĉon, k krome ili ofte perdis sian sanon laborante por la avidaj usonaj mastroj. La fremduloj ĉiam devas fari la plej malgrablan laboron k estas plej malalte pagataj. Tio estas precipe vera pri tiuj, kiuj ne scias la lingvon k kies haŭtkoloro ne estas „blanka“. Multaj, kiuj ŝparis iom da mono, jam diversmaniere ĝin perdis aŭ ĝin foruzis dum longaj monatoj da senlaboreco. La plimulto el la bankrotintaj bankoj k similaj institucioj estas tiaj, kiaj tenis la monon de malriĉuloj. Havaĵoj ĉiuspecaj multe nevaloriĝis k
— página 2 —
196 — SENNACIULO
fariĝis preskaŭ nevendeblaj pro manko da aĉetantoj.
Troviĝas multaj alilanduloj en la Kaliforniaj deviglaboraj tendaroj. En 326 tendaroj inspektitaj dum aprilo estis sume 5 366 personoj. Inter ili troviĝis 3 076 filipinanoj, 1 174 meksikianoj, k 710 japanoj. Ĉiuj devas labori sensalajre. Usonnaskitoj ankaŭ troviĝas en tiuj tendaroj.
Persekuto k rezultoj.
La krizo trafis plej severe la fremdulojn. Pli k pli oni malebligas al ili honeste perlabori siajn vivrimedojn. Multloke ili ne plu rajtas labori. Ekzistas leĝoj malpermesante al ili labori. Ekzemple ĉe laboro publike pagata. Sed okazas, ke tiuj leĝoj trafas ne nur tiujn, kiuj tiom malsaĝe elektis esti naskitaj eksterlande, sed ankaŭ la saĝulojn. La Kalifornia ŝtatestro fakte uzis la terminon „fremduloj“ pri en Usono naskitoj, kiuj eniris Kalifornion por serĉi laboron. Por trovi laboron oni devas alporti dokumenteton montranta, ke oni estas enskribita kiel voĉdonanto en la loko, kie oni serĉas laboron. Por havigi ĉi lastan necesas loĝi en la loko dum tempo fiksita per leĝoj — sufiĉe longe por iafoje ĝis morto malsati.
Spite la sovaĝaj baroj ĉiuspecaj la Ŭikerŝam (Wickersham)-raporto neas, ke fremduloj estas pli krimemaj ol enlandanoj, kiel asertas la kontraŭfremdulaj propagandistoj.
Senlaboreco konstante kreskas. La sovaĝa persekutado ne helpas. Nur stultuloj vere kredas, ke la problemo tiel solviĝas. Tamen la usonaj regantoj, kiuj modeste konfesas, ke ili „gvidas la mondon“, ĉiam nutras siajn regatojn per tiaj stultaĵoj.
Pri forpelo al alilandanoj diris virino, kiu gajnas siajn vivrimedojn per luo de ĉambroj en kvartalo, kie antaŭe loĝis multaj meksikianoj k italoj: „Depost kiam oni cirkuligis petskribon devigante ĉiujn foresti la stratojn je la 21-a horo k oni forpelis la fremdulojn, ĉi tiu kvartalo tute stagnis, k nun mi estas la sola loĝanto en ĉi tiu domo. Tio, anstataŭ helpi, nur malbonigis nian staton.“
Se oni juĝas laŭ la agado de l’instancoj, fremduloj havas neniajn rajtojn en Usono. Tuj post aresto la enmigradaj agentoj kuraĝigas, sub kondiĉoj multe pli seriozaj ol la arestito suspektas, fari asertojn, kiuj poste helpas la enmigradan inspektiston plenumi sukcese sian taskon kiel juĝisto, ĵurintaro k persekutisto. Deportotoj estas ĵetataj en karceron kune kun krimuloj. Ofte ili restas tie longajn monatojn, dum la instancoj aranĝas la aferon.
Estas naŭze observi ilin plori krokodilajn larmojn pri disrompiĝo de hejmoj en Sovetio, dum ili mem faras precize tion, per la plej kruelaj rimedoj imageblaj, en sia propra lando. „Edzoj estas disigitaj de siaj edzinoj, gepatroj de siaj infanoj, pacaj, laboremaj, honestaj familioj rompitaj; virinoj k infanoj forpelitaj al la filantropiaj organizoj, ofte nur pro tio, ke pro sia nescio ili teknike malobeis la enmigradan leĝon.“
La instancoj malobeas la usonan konstitucion, kiam ili rabiradas k arestas sen arestletero. Ili agas kvazaŭ reĝoj, kiuj ne povas erari. Laŭ la Ŭikerŝam-raporto ilia agado estas „despota, tirana k subprema.“ Oni komparis la agadon al la krueloj de l’mallumaj epokoj. „Sensaciaj rabiroj estis kondukataj k fremduloj k civitanoj estis detenataj neleĝe, dum ili esploris kontraŭe al la konstituciaj rajtoj de l’ viktimoj.“
Spitante al krizo k faŝismo ĉiu SAT-ano klopodu ĉeesti de la 6.-11. aŭgusto la XII-an KONGRESON DE SAT EN ŜTUTGART!
Ruĝa literaturo.
Ofte oni povas vidi sur la stratoj en usonaj urboj personon haltigatan de enmigrada aŭ alia agento de „leĝo k ordo“. Sen iuj klarigoj ili komencas mokdemandi k esplori diversmaniere. Ili estas neuniformitaj k la haltigito ne povas scii kun certo, kiuj ili estas. Oni divenas tion. Unu el la plej ordinaraj demandoj ne estas: „Ĉu vi portas pafilon en via poŝo“, sed „Ĉu vi portas ruĝan literaturon en via poŝo?“ Ambaŭ estas krimoj, sed la lasta la plej grava k sufiĉa kialo por deportado. Personoj opiniantaj, ke ĉio ne status kiel eble plej bone en Usono, estas danĝeraj.
Rampaĵuloj abundas. Ĉu la enmigradaj instancoj ricevas sciigojn pri alilandanoj anonime aŭ aliel, ne gravas. Filantropiaj, frataj, religiaj organizoj, ktp, ĉiuj liveras utilajn sciigojn. La deportadaj leĝoj estas rimedoj, per kiuj fihomoj ekster k inter la enmigradaj instancoj gajnas monon neleĝe. Multaj fremduloj fariĝis viktimoj de minacpostulantaj homoj. Fremduloj vivas ofte en konstanta timo, ke iu fripono, sen ilia scio, denuncos ilin ĉe la instancoj k ke ili pro tio estos arestataj k sekrete deportataj.
Ĉie oni nuntempe registras sub diversaj pretekstoj sciigojn pri ĉiu k ĉiuj. Por akiri ian ajn laboron necesas doni sian tutan vivhistorion. Eĉ por havigi pelvon da supo en la suplinio, tio estas postulata, krom labori. „Ni ne plu povas,“ diris laboristo, „eniri publikan necesejon ne estante prilaboritaj per demandoj pri nia deveno.“
Sovetio — rifuĝejo.
En la ŝtato Ŭaŝingtn (Washington) antaŭ nelonge la enmigradaj instancoj kune kun policistoj, ĉe la fino de proceso kontraŭ kelkaj komunistoj, mokdemandis la ĉeestantojn laŭvice. Kvindek estis kondukataj al la urbodomo k submetataj al severa inkvizicio. Kelkaj el ili estis malliberigataj k kiam iliaj amikoj iris al la karcero kun kaŭcia mono, la instancoj ilin sciigis, ke la malliberigitoj ne havos permeson forlasi la karceron kontraŭ kaŭcio k eĉ, ke neniu rajtos ilin alparoli.
Ĉina studento en la Berkli-a (Berkley)-universitato, Kalifornio, verkis tezon pri la kompartio de Ĉinio. Li estis arestata k, laŭ la lastaj informoj, fine post multaj klopodoj de amikoj, ricevis permeson iri al Sovetio anstataŭ al Ĉinio, kie li plej certe estus mortigata. Amikoj pagis la koston.
Deportotoj akuzitaj esti komunistoj ofte devas resti longan tempon en malliberejo, dum organizoj kiel la Internacia Laborista Defendo per advokatoj k aliel klopodas malhelpi, ke ili estos deportataj, almenaŭ ne al terorlandoj, sed anstataŭ tio al Sovetio, kie ili povas eniri laŭ permeso de l’sovetia registaro k trovi rifuĝejon. Usono ne povas devigi Sovetion akcepti la deportotojn, ĉar mankas diplomataj rilatoj inter la du landoj. Ne forestas sugestoj, ke oni starigu tendarojn en malproksima loko usona k forpelu tien radikalulojn, kiuj pro diversaj kialoj ne estas facile deporteblaj.
Kelkaj landoj rifuzis akcepti siajn nacianojn pro diversaj pretekstoj k ŝajnas, ke Usono ne povis deporti kelkajn, ĉar pasportoj ne estis akireblaj. Norvegio rifuzis akcepti personojn forestintajn pli ol dek jarojn. Laŭ la leĝoj de tiu lando oni perdas sian civitanecon post restado de pli ol dek jaroj eksterlande. Oni argumentas, ke ĉar Usono estas kvazaŭ krimlernejo, ĉi tiu lando devus prizorgi siajn proprajn lernantojn. „Se multaj honestuloj fariĝas komunistoj pro la krima agado en ‚altaj lokoj‘ k ribelas kontraŭ la malmoralaj kondiĉoj, tio estas via afero k ne la nia. Vi bezonas tiajn homojn pli ol ni.“
Nuligo de civitaneco.
La usona parlamento elektis en 1930 komitaton por esplori la komunistojn. Post ses monatoj ĝi raportis k rekomendis i. a., ke oni malpermesu al komunistoj fariĝi civitanoj k oni nuligu la civitanecon de tiuj, kiuj estas civitanoj! Fakte oni jam kelkfoje faris tion.
— página 3 —
SENNACIULO — 197
La gazetoj de Herst propagandas por tio, ke neniu fremdulo povu fariĝi civitano antaŭ ol li loĝis almenaŭ dek jarojn en la lando anstataŭ kvin jaroj kiel nuntempe. Estas menciinde, ke la raportistoj de l’ Herst-gazetaro ricevis instrukciojn ĉiam akcenti, se eble, kiam krimo estis farata, ke la krimulo estas fremdnaskito aŭ, ke liaj gepatroj estis tiaj. Sed Usono restas la „hejmo de liberuloj k bravuloj.“ Ne povas ekzisti dubo pri tio, ĉar la statuo de Libero ankoraŭ staras en la Nov-Jorka haveno.
La deportada leĝo mencias pri „anarkistoj, prostituistoj k nedeziratoj“ kiel preteksto por deportado. „Malmorala malnoblo“ estas alia elasta termino uzata. Sed la plej elasta el ĉiuj esprimoj en tiu leĝo k vera korvarmigilo al advokatoj, estas tiu pri „ema fariĝi publika prizorgato.“ Laŭ tio preskaŭ ĉiuj loĝantoj en Usono estus deporteblaj k „Deportado“-Doak ne fariĝos senlaborulo pro manko de laboro.
Usono estas nenia paradizo nuntempe. La deportada manio furiozas en tempo, kiam la usonaj impostaj leĝoj estas la plej premaj en ĝia historio. Ŝajne la deportadaj k impostaj leĝoj parencas. Ĉiuokaze tiaj leĝoj nur mizerigas la laboristaron k pliriĉigas kelkajn milionulojn.
Ĉu forigo de ĉiaj limoj, landaj, ŝtataj, urbaj, iel povus plimizerigi la proletojn ol la nunaj „ĉinaj muroj“ jam faris?
Luj, Horzono 16.
Ŝtutgart, la kongresurbo, en la laborista movado.
Vilhelmo Ŝvab.
Ĉi-artikolo estas verkita speciale por „S-ulo“. La verkinto estas maljuna K-do, kiu depost jardekoj partoprenas la proletan movadon. Dum jaroj li estis malliberigita. Ofte dum sia vivo la reganta klaso venĝis sin k tamen ĝi ne sukcesis rompi lian karakteron k klaskonscion. Ankoraŭ nun nia ŝatata K-do Ŝvab dediĉas sian riĉan sperton k forton al la subpremata tavolo.
En la historio de la laborista movado Ŝtutgart ludis gravan rolon. Unue ŝajnis, kvazaŭ la najbara urbo Eslingen volus ĝin superi. La industria evoluo okazis en la mallarĝa valo de l’ „Nesenbaĥ“, en kiu situis kunpremite Ŝtutgart, pli malrapide ol tie en la „Nekar“-valo, kie jam en la jaro 1869 estis konstruita la mila lokomotivo. La etburĝa karaktero de l’ŝvaba reĝa restadejo (Ŝtutgart) efikis ankaŭ al la laborista movado. La alo Ŝulce-Deliĉ (Schultze-Delitzsch) estis reprezentita en la lab. klerigasocio k en la kooperativoj. Ili aranĝis kongreson en la j. 1865. El la du antaŭuloj de l’germana socialdemokrata partio la alo de Ajzenaĥ kongresis en 1870 en Ŝtutgart. Dum la daŭro de l’kontraŭsocialista leĝo la urbo iĝis valora por la moderna lab. movado. Ĝuste pro tio, ke Ŝtutgart ankoraŭ ne estis tiel forte industriiĝinta, la kontraŭsocialista leĝo (sub la reĝimo de Bismark) ne estis tiel akre plenumata; Ŝtutgart fariĝis la sidejo de kelkaj centristaj organizoj k de l’laboristtendenca eldonejo Dic (Dietz). En Hamburg, Berlin, Lajpcig la socialdemokrataj gvidantoj estis forpelataj. Parte ili venis al Ŝtutgart k influis tie la politikan vivon.
Dum oktobro de 1898 estis en Ŝtutgart socialdemokrata partitago k post ĝi multaj sindikataj ligaj kunvenoj k kongresoj de l’laboristaj organizoj. La plej grava el tiuj estis la Internacia Laborista Kongreso en la jaro 1907. Dum tiu kongreso oni pridiskutis la militan problemon k post vigla debato estis akceptita rezolucio, kiu devigis la laboristojn, speciale la reprezentantojn en la parlamentoj, „elmontrante la klaskarakteron de la burĝa socio k la kaŭzojn, kontraŭbatali la armadojn surmarajn k surlandajn k rifuzi la rimedojn por ili, plie tiel agadi, ke la junularo de l’ laborista klaso estu edukata en la spirito de l’popolinterfratiĝo k de l’ socialismo k fariĝu klaskonscia.“ — —
La du lastaj alineoj de l’rezolucio, kiuj estis proponitaj de Roza Luksemburg, Lenin k Martof, tekstis jene:
„Se minacas la eksplodo de milito, tiam la laborantaj klasoj k ties parlamentaj reprezentantoj en la partoprenantaj landoj estas devigataj, subtenate de la unuiga agado de la Internacia Socialista Oficejo, ĉion fari por malhelpi per la apliko de la al ili plej efike aperantaj rimedoj la eksplodon de l’milito, kiuj ŝanĝiĝas nature laŭ la pliakriĝo de l’ klasbatalo k de la ĝenerala politika situacio.
En la kazo, se la milito tamen eksplodus, ili estas devigataj, klopodi por ties baldaŭa finiĝo k celadi per ĉiuj rimedoj al tio, eluzi la per la milito estigitan ekonomian k politikan krizon por la ribeligo de l’popolo k per tio plirapidigi la forigon de l’kapitalista klasregado.“
Sep jarojn pli poste ĉi tiu rezolucio estis kruele ilustrata per la t.n. mondmilito, ĉe kies ekplodo la II-a Internacio terure malfunkciis.
Estu permesate al mi ĉe tiu okazo mencii malgrandan epizodon, dum kiu esperanto pruvis sian taŭgecon. Kun kelkaj aliaj K-doj dum la Internacia Laborista Kongreso mi havis la taskon disdoni alvenintajn poŝtaĵojn al la delegitoj, kvankam neniu inter ni scipovis flue paroli fremdan lingvon. Spite tio, ĉio pasis relative bone. Sed unufoje ni trafis en grandan embarason. Angla K-dino deziris de ni informon. Bedaŭrinde ni ne komprenis ŝin. Tradukisto momente ne estis troveebla. Fine K-do Peus sukcesis kompreni ŝin per esperanto k montriĝis, ke la K-dino atendis pakaĵon kun propagandmaterialo por esperanto.
Okaze de tiu kongreso estis aranĝata amase vizitita manifestacio, ĉe kiu krom aliaj ankaŭ Jores (Jaurès) pa-
Laŭlanda partopreno en la ŝtopado de la breĉo.
Kiam ni faris la unuan laŭlandan statistikon pri la ricevitaj sumoj (en la n-o 383), ni povis konstati, ke la ŝtopadon de la breĉo helpis Gek-doj el 16 diversaj landoj. Intertempe la nombro da landoj plialtiĝis ĝis 19: en la listoj 12-15 efektive kontribuis ankaŭ K-doj el Latvio, Polio k Danio. Facile tenas la unuan lokon Nederlando kontraŭ ĉiuj konkurantoj; Francio restas dualoke, sed perdas iom da distanco kontraŭ la tria konkuranto: Germanio. La aliaj landoj tenas sian lokon; tamen kelkaj (Britio, Belgio, Kanado, Hispanio) ĉi-foje ne partoprenis, k kelkaj kiel Finlando, Japanio, Portugalio, restas ankoraŭ ekster la vico da konkurantoj (nenia sumo venis el tiuj landoj).
Daŭrigu, Gek-doj, klopodi por la definitiva forigo de la deficito en la buĝeto; daŭrigu kolektadi monon, unuope k per listoj, por ke SAT povu retrovi sian financan ekvilibron k rekomenci pozitivan laboron.
Sumoj kolektitaj per la listoj 12—15 (laŭlande)¹:
| Lando | Sumo | ||
|---|---|---|---|
| 1. | Nederlando: | mk. g. | 89.33 |
| 2. | Germanio: | mk. g. | 21.60 |
| 3. | Francio: | mk. g. | 16.45 |
| 4. | Svedio: | mk. g. | 12.93 |
| 5. | Latvio: | mk. g. | 7.50 |
| 6. | Usono: | mk. g. | 6.90 |
| 7. | Polio: | mk. g. | 5.20 |
| 8. | Ĉeĥoslovakio: | mk. g. | 3.70 |
| 9. | Svisio: | mk. g. | 3.— |
| 10. | Aŭstrio: | mk. g. | 2.98 |
| 11. | Danio: | mk. g. | 0.86 |
| Sume: | mk. g. | 170.45 |
Sumo de l’unuaj listoj (vd. n-on 383) — 924.77 Tuta ĝisnuna rezulto: mk. g. 1095.22
Por ŝtopi la breĉon
15. listo.
| N-o | Nomo | Valuto | Sumo |
|---|---|---|---|
| A. Piotrowski (Krakow) | mk.g. | 2.20 | |
| Lab. Ligo Esperantista (Praha) | kr.ĉ. | 20.— | |
| 2506 | F. Kröger (Nordhausen) | mk.g. | 0.50 |
| 16927 | L. Steinbach (Wien) | mk.g. | 0.70 |
| 13268 | Ben Odinov (Nov-Jorko) | dol. | 1.— |
| 8277 | A. H. v. Loon (Roterdam) | mk.g. | 3.20 |
| 17556 | H. Gunsilius (Geislingen-Steige) | mk.g. | 0.50 |
| 17634 | Tage Lau (Kopenhago) | kr.d. | 1.— |
| 17505 | B. Kalksma (Amsterdam) | guld. | 1.50 |
| 17504 | A. Klomp (Amsterdam) | guld. | 1.50 |
| 17506 | C. Prins (Amsterdam) | guld. | 1.50 |
| 17508 | F. de Rover (Amsterdam) | guld. | 1.50 |
| 17507 | W. H. Stappers (Amsterd.) | guld. | 1.50 |
| 17478 | S. J. Ysselstein (Schiedam) | guld. | 1.30 |
| 16928 | Pichler (Vieno) | mk.g. | —.50 |
| 1275 | M. Rummel (Brooklyn) | mk.g. | 2.70 |
| 13705 | F. Bergquist (Lärje) | mk.g. | —.68 |
| 55 | fr.fr. | 25.— |
¹ Transkalkulitaj en markojn germ. laŭ kurzvaloroj de l’1. VI. 32.
— página 4 —
198 — SENNACIULO
roladis. Samtempe okazis internacia junularkonferenco.
Dum la mondmilito ankaŭ en Ŝtutgart estis nur malgranda areto, kiu alte tenis la standardon de l’internacia socialismo. Sub la gvidado de Fr. Vestmejer la kerno de l’Ŝtutgarta organizo elpaŝis kontraŭ la militpolitiko de la socialdemokrata partio germana k estis tial eksigata. Grandajn oferojn postulis tiu ĉi batalo. Multajn jarojn Ŝtutgartaj K-doj devis pasigi en malliberejoj k karceroj, ĝis fine en novembro 1918 ankaŭ ĉi tie la indigno inter la popolo liberiĝis.
Jam la 4. novembro la laboristoj forlasis la laborejojn k manifestaciis por la ĉesigo de l’milito. Kelkaj gvidantoj estis arestataj. Tio donis al la movado novan ekpuŝon. La amasa manifestacio je la 9. 11. 18 ne plu trovis kontraŭstaron. La reĝo abdikis k formiĝis la nova registaro, sed ne sen internaj bataloj inter la proletaro.
La laboristajn k soldatajn sovetojn oni senpovigis, la „Spartakistoj“ estis subpremataj k la burĝa ŝtataparato estis nove ekkonstruata. Lastan fortostreĉon la Ŝtutgarta laboristaro faris dum la impostostriko en 1920. La proletoj sin defendis kontraŭ la impostdepreno el la salajro. Laŭ ordono de l’ŝtata prezidanto Hiber la Ŝtutgartaj grandaj laborejoj Dajmler, Boŝ k Maŝinfabriko Eslingen fermiĝis la 25-an de aŭgusto. La fabrikoj estis baratataj per dratbariloj k maŝinpafiloj. Sur tabuloj estis anoncite: „Kiu plueniras, estas mortpafota!“. Kiel kontraŭagon la proletoj deklaris la ĝeneralan strikon, kiu rapide disvastiĝis kelkparte, sed kiu bedaŭrinde ne sukcesis transpaŝi la limojn de Virtembergo. Je la 6. septembro la movado finiĝis, tamen la laboristoj de l’firmo Dajmler en Untertirkhejm rekomencis labori nur la 24. septembro. Ŝtutgart fariĝis poste tiel trankvila urbo, ke la regnaj registaro k parlamentanoj rifuĝis al Ŝtutgart, kiam en Berlin okazis la Kapribelprovo (Kap [Kapp] = blankgvardiano). Kaj kiam la postmilita krizo kun la bilioninflacio atingis sian plej malaltan nivelon, la senpacienco okazigis nur unuopajn farojn.
Ŝtutgart etendiĝis en la mallarĝa rondvalo; la industria disvolviĝo ne preterpasis senpostsigne, tamen ĝi ne iĝis industria urbo. La laboristaj organizoj ankoraŭ montras iagradan firmon. Sed la nun reganta mondkrizo kaŭzas ankaŭ por la laboristaj organizoj malbonan tempon, kiun ili nur povos venke trapasi, se ilin vivigos la batalspirito, kiu iam estis viva ankaŭ en la Ŝtutgarta laborista movado.
Trad. Ulo.
Pri la enhavo de artikoloj aperantaj en „S-ulo“ respondecas la aŭtoroj.
Politika k ekonomia vivo en Latvio.
Neniam dum la tuta ekzisto de l’ nuna Latvio sentiĝis mizero k blanka teroro tiom forte, kiom en tiu ĉi jaro. Verŝajne baldaŭ la reakcio per armita ribelo ekkaptos la ŝtatan povon malkaŝe. La tuta ekonomia vivo malprogresas. La dogan-impostoj sur la vivbezonaĵoj estas pli altigitaj. Dume la impost-enspezoj (per dogano) evoluis tiel: en la jaro 1929 estis 65 milionoj da latoj (1 lato = ĉ 0,20 dol.), en 1930 — 56 mil. k en 1931 — 34 mil. Jena estis la situacio pri
| eksporto (en latoj) | importo | |
|---|---|---|
| 1930 | 56 milionoj | 72 milionoj |
| 1931 | 33 milionoj | 47 milionoj |
| 1932 | 22 milionoj | 18 milionoj |
La malaltiĝo de l’kamplaboristaj salajroj montriĝas per jena tabelo:
Kamplaborista salajro tutjara. Interkrampe estas citita la salajro de l’virinoj.
| Provincoj | jaro 1932 | 1931 | 1921—29 |
|---|---|---|---|
| Vidzeme | 336 (245) | 508 (356) | 496 (320) |
| Kurzeme | 306 (209) | 473 (315) | 444 (225) |
| Zemgale | 335 (248) | 478 (335) | 497 (315) |
| Latgale | 250 (179) | 359 (255) | 334 (226) |
Ankaŭ la maristaj salajroj estas malaltigitaj je 10% k triono el la tuta ŝipanaro estas senlabora. Oni eĉ komencis aresti la ne-impostpagantojn (kiuj ne povas pagi). Multaj komunumoj ŝuldas al instruistoj. Ĉi tiuj vegetas ne ricevante regule la salajron. La burĝaj gazetoj hurlas pri memmortigoj pro „amafero“, se iuj sinmortigas pro malbonaj vivcirkonstancoj. Eĉ ili ne hontas tiel diri, se sin mortigis 70-jarulino.
La instruistaro prezentis per 4500 subskriboj al la parlamento sian postularon, ke la salajrojn pagu senpere la klerigministerio (ĉar ĝis nun pagis ĝin la ministro por intern-aferoj pere de l’komunumoj). Kiam la instruistoj venis al la parlamentejo, la parlamentanoj akceptis al ili favoran rezolucion, kiu estis tuj nuligata, kiam ili forveturis.
Al la malsanej-kasa unuiĝo (kiu kongresis la 1-an de junio en Rigo) apartenas 34 kasoj kun 128 700 salajruloj k 82 300 familianoj. Ekster la unuiĝo staras 6 kasoj kun 19 900 salajruloj k 11 300 familianoj. Ankaŭ al tiuj kasoj la ŝtato ŝuldas sian subtenon. Dum la kongreso socialdemokratoj k komunistoj reciproke kulpigis sin pri perfido. En 1930 estis asekuritaj en la malsanej-kasoj 179 636 personoj, dum 1932 en januaro 141 861 pers., en febr. 138 470 k en marto 137 154 personoj.
La 29-an de majo okazis kongreso de militintoj, kiun partoprenis 12 organizoj (sume 30 mil membroj). La maldekstra flanko starigis la tielnomatan „kontraŭmilitan demandon“, sed la kongreso malakceptis ĝin. Kiam la dekstruloj akceptis statutŝanĝan rezolucion, la maldekstruloj brue foriris (sume 3 organizoj kun pli ol 11 mil membroj).
Malgraŭ malgrandiĝo de l’fervojaj enspezoj k ĝenerala mizero oni komencis laboron por konstrui novajn fervojojn k ŝoseojn gravajn por militceloj. Verŝajne Latviaj komunistoj pravas, ke la ŝtato kun alilandaj imperiistoj preparas invadon en Sovetion. Ĉar la ekzisto de Latvio dependas de la favoro de Anglio k Francio. Antaŭ la laboristaro staras pezaj tagoj k neniu scias pri la morgaŭo. Vere, la laboristaro ne estas batalpreta; en la sindikatoj estas organizitaj 23 mil homoj (estas soc.-demokrataj organizoj); la soc. dem. partio havas 9000 membrojn; sed sur la dorso de l’organizitoj rajdas gvidantoj, kies metio nura estas „gvidi“ favore al la ŝtato k tiel panakiri por si.
La kompartio estas neleĝa („subplanka“) kun 1000 membroj (samnombra estas ankaŭ la kom. junularo). La polico ofte esploras pri pasportoj surstrate. Pro strikagitado okazas arestoj. Per leĝo ŝtat- k komunum-oficistoj ne rajtas striki. Pro kontraŭmilita enhavo la 5-a n-o de „Proleta Esperantisto“ estas konfiskita. Pro sama kialo estas fermita filio de kamplaborista sindikato.
Ŝtato k burĝa „demokratio“ neniam helpos k savos la laboristaron. Bonstaton k liberon ni atingos nur en anarkio.
A. Neselbergs (17 457).
EL ĈINIO.
Estas sciinde nun, kiel oni traktis la soldatojn de la 19-a Armeo, kiuj post pli ol unumonata heroa batalo kontraŭ la moderne armita, nombre pli granda imperiisma armeo retiriĝis de Ŝanĥajo sub la ordono de siaj generaloj. Laŭ „China Forum“ (aliaj ĵurnaloj nenion raportis tiurilate) la soldatoj estis nepagitaj por 5 monatoj. Dum la komenco de la milito ĉiuj ricevis nur po 2 dol. (ĉ. usona dolaro 0.45) k poste la vunditaj soldatoj ricevis 3—15 dol.; per tiu sumo la vunditoj, kiuj povos nek vendi sian laborforton al la kapitalistoj, nek sian vivon al la generaloj, devus vivteni sian estontan vivon k tiujn de siaj familianoj. Dume estas konate, ke depost la milito 3 milionoj da dol. estas donacitaj al la armeo de la popolo pere de bankoj k la superaj oficiroj! La 25-an de marto 11 vunditaj soldatoj estis arestitaj en la Ruĝkruca Hospitalo de la franca polico k transsenditaj al la ĉina registaro (internacia kunlaboro!). La kaŭzo estas, ke ili organizis sin por defendi siajn elementajn rajtojn, interalie precipe pri la al ili ŝuldita 5-monata salajro. Pro la sama kaŭzo 3 aliaj ankaŭ estis arestitaj kelkajn tagojn pli poste. Dum la sorto de 3 el la 14 „krimuloj“ restis nekonata, 10 estis malliberigataj en policejo k 1 mortigata,
— página 5 —
okazis denove arestoj al aliaj 18 vunditoj!
Kiel la soldatoj, la instruistoj k dungitoj de edukaj institucioj en la Hupej-provinco estas ankaŭ nepagitaj por 4–5 monatoj. Striko ne alportis rezulton.
Sed por akcepto de la Liga Komisiono (temas pri kontrolkom. de Ligo de Nacioj — Red.) vizitinta antaŭnelonge nian urbon, la registaro elspezis ĉ. 10 mil dolarojn. Pri tiu sumo la Kuomintana ĵurnalo raportis kun la vorto „nur“. Ja vere 10 mil estas mizera sumo kompare al 800 mil dol., kiun sumon la Nankina registaro ĵus donis al la generalo Ĉen-Ĉi-Tang por ataki la ruĝan distrikton en Meza Ĉinio. Al tiu ĉi generalo estas garantiata krome sumo de 500 mil dolaroj monate por lia fifunkcio!
Laŭ „La Espero“, Hankovo (marto/aprilo 1932.)
Letero el Britio.
La brita registaro k Manĉurio.
Jen la kialo pro la neenmiksiĝo de la brita registaro en la kvazaŭmilito inter Japanio k Ĉinio: Laŭ oficiala sciigo en la brita parlamento municiaj firmoj en tiu lando dum febr., marto k aprilo vendis al Japanio 240 maŝinpafilojn k 6 milionojn da kartoĉoj. Dum tiuj samaj tri monatoj al Ĉinio oni vendis 25 maŝinpafilojn, 505 mil kartoĉojn por tiuj, k 500 mil ordinarajn kartoĉojn. Plie, oni provizis multe da kordito k T.N.T. (trinitrotolueno) (specoj de pulvo). „La milito helpu al nia profito“, diras la britaj armilfabrikantoj.
La klasbatalo.
Dum 1931 k en la daŭro de la tri unuaj monatoj de 1932, laŭ tabelo kompilita de la Laborista Esplorfako, 58 Gek-doj estis malliberigataj pro politikaj k ekonomiaj kaŭzoj. La plejmulto konsistas el komunistaj K-doj, k la kulpigoj temas pri ribeloj en la ŝtata marservo, incitoj kontraŭ la ŝtato k atakoj kontraŭ policistoj. La estraro k presisto de l’kom. ĵurnalo „Ĉiutaga Laboristo“ ricevis punlaboron en malliberejo ĝis 3 jaroj. Kelkaj K-doj estis kandidatoj por la parlamento en 1931, k preskaŭ ĉiuokaze la akuzistoj faris sian eblon por trudi sian politikan inklinon dum la juĝado.
La karbministoj.
Laŭ sciigoj en la parlamento, dum la jaro 1913, kiam la karbministoj laboris ok horojn ĉiutage, ili elfosis po 1034 kilogramoj. Lastan jaron, kvankam ili laboris nur 7½ horojn tage, ili elfosis po 1093 kg da karbo. Dum la lastaj dek jaroj la meza enspezo de ĉiu karbministo malaltiĝis de 223 ft. sterl. jare ĝis 114 ft. k lastjare okazis 140 mil akcidentoj. Dum 1931 la karbindustrio produktis sume 219 milionojn da tunoj, sed samtempe la industrio dungis nur 868 mil karbministojn kompare al 1,105 mil en 1913. Perdis la vivon 879 viroj, k 3304 ricevis gravajn vundojn. 39 junuloj, kiuj estis malpli ol 16-jaraj, estis mortvunditaj k pli ol 7000 knaboj samaĝaj devis foresti pro sufiĉe gravaj difektoj ricevitaj.
Brita Lab. Sport-Asocio.
Laŭ ĝia jarraporto filiiĝis al la citita asocio dum la lasta jaro 18 diversaj sport-organizoj, kiuj en siaj kadroj havas multnombrajn sekciojn. Ĉe la Lab. Olimpiado en Vieno la brita taĉmento estis tre malgranda, sed gajnis la kvaran lokon el la 22 konkursintaj naciaj reprezentantaroj. Ĉe la naciaj gimnastikaj konkursoj okazintaj en la Kristala Palaco troviĝis 350 partoprenantoj. Bedaŭrinde okazis disputo inter la brita k holanda sport-asocioj rilate al la vizito de la unua al Holando, sed espereble la afero decidiĝos per reciproka aranĝo.
SATEB.
Paroloj ne sufiĉas!
J. Burger — Mel. germ.: „In einem kühlen Grunde“.
Bovido blekas ĝeme en la buĉeja kort’; helpvokas ĝi krurtreme pro tim’ de frua mort’.
Laŭtdiras du virinoj kun larmoj de kompat’: „Kruelaj hominklinoj!“ „Terura kulturstat’ !“
Sed jam post unu horo aĉetas por la fest’ la du en bonhumoro viandon de la best’.
Foriĝas ja suferoj ne per kompat-parol’, ĝin faras karakteroj kun tre agema vol’.
Stranga sinteno de aŭstria sindikato.
Kiel en aliaj landoj, ankaŭ en Aŭstrio ekzistas diversaj sindikatoj, diversaj ne nur laŭprofesie, sed krome laŭ politika partieco. Ekzistas do kristanaj, germannaciaj, socialdemokrataj, eĉ faŝismaj sindikatoj, kiuj konkuras unu kontraŭ la alia, argumentante per politikaj devizoj k per cito de la avantaĝoj, kiujn la membroj ĉe la koncerna sindikato ĝuas. Tiuj avantaĝoj konsistas el salajrokontraktoj, sindikata monsubteno (krom la ordinara) dum senlaboreco k dum maljunaĝo, advokata helpo ĉe procesoj kontraŭ entreprenistoj, perado de malmultekostaj biletoj por teatroj, banejoj ktp.
La senlaborula subteno estas la plej grava avantaĝo, sed ĝi tre diferencas ĉe la diversaj sindikatoj. Ekzemple la metallaborista sindikato (temas nur pri la socialdemokrataj sindikatoj, ĉar la cirkonstancojn ĉe la aliaj mi ne konas) donas al siaj senlaboraj membroj po 6 ŝil. dum 12 semajnoj (do sume 72 ŝil.), egale kiom longe la membreco daŭris. Aliflanke la industrioficista sindikato gradigas la subtenon laŭ daŭro de la membreco k ĝis antaŭ nelonge la senlaboraj membroj ricevis 80% el sia pagita kotizo kiel subtenon. (La restaj 20% perdiĝas kiel administraj kostoj.) Kompare senlabora industrioficisto post 25-jara membreco ricevis kiel subtenon sume ?¹ ŝil., sed senlabora metallaboristo nur 72 ŝil., kvankam la membrokotizo de la metallaborista sindikato ĝenerale estas pli alta ol tiu de la industrioficista. Kaŭzo de tio, laŭ mi, estas la fakto, ke la metallaboristoj estas pli „solidaraj“ k nekritikemaj, dum industrioficistoj ne emas aliĝi al la sindikato (pro burĝeca pensmaniero) k tial oni devas ilin logi per tiaj privilegioj.
Antaŭ kelkaj monatoj la industrioficista sindikato iom malplibonigis siajn kondiĉojn. Nun ankaŭ senlaboraj membroj devas pagi la plenan (!) kotizon. Pro la terura senlaboreco la elspezoj
¹ Mankis en la manuskripto indiko de la sumo. — Red.
[BILDO p.5 | 42,78,53,86] granda nigra rondo en la reklamo de SAT
[REKLAMO p.5] ĈIUJN de vi bezonatajn esperantaĵojn, el kiu ajn eldonejo (librojn, broŝurojn, lernilojn ktp) vi povas mendi ĉe la ADMINISTRACIO DE SAT, Kolmstrasse 1, Leipzig O. 27. Notu bone tion en la memoron k neniam forgesu, ke aĉetante ekskluzive ĉe SAT vi tre efike helpas al ĝi por „ŝtopi la breĉon“!
— página 6 —
de la sindikato kreskis, la enspezoj malkreskis. Tamen ĵus mi eksciis, ke la sindikato aĉetis propran domon (en burĝeca kvartalo de Vieno) por siaj oficejoj!
Estus interese, se la SAT-anoj interŝanĝus siajn spertojn rilate al la sindikatoj (subteno, kotizo por senlaboruloj). Ni ne volas pagi kotizojn, por ke kelkaj personoj havu bone pagatajn postenojn aŭ por ke la sindikatoj aĉetu domojn je kostoj de siaj plej malriĉaj membroj.
Klarvidulo.
Mi volus fariĝi prostituino!
La sekvanta letero venis al la redakcio de „Laborista Gazeto“ (Vieno) k estis publikigita en ĝi. Ĉar ĝi estas dokumento de nia tempo, mi opinias, ke ĝia enhavo koncernas ne nur la legantojn de la aŭstria gazeto, sed la tutmondan proletaron. Tial mi tradukis ĝin esp-en. Jen ĝia enhavo:
Mi permesas al mi peti el vi informon. Estas eble, ke ĝis nun ankoraŭ neniam oni demandis vin pri tia afero. Mian decidon kaŭzis la terurege malbonaj tempoj. Jam antaŭe mi petas vin doni al mi precizan k definitivan respondon. Estus tute sencele konsoli min per espero je pli bonaj tempoj aŭ je momenta helpo per mallongdaŭra subvencio aŭ eĉ per havigo de posteno, kiun oni denove perdos jam morgaŭ. Ĉar ĉio tio estas ja nur mallongdaŭra. Mia decido staras firme! Do, mi volus demandi — kiel mi venas sub la polican kontrolon? Mi volus fariĝi publikulino! Sed mi ne volas agi sekrete, sed sub kontrolo.
Mi estas 25-jara, katolika, needziniĝinta, naskita en Supra Aŭstrio, nuntempe senlabora. Ĝis antaŭ 2 monatoj mi estis domservistino. Depost mia 4-a vivjaro mi vivis ĉiam inter fremdaj homoj. Mi povas diri: „Mi naskiĝis servante“. Jam kiam mi estis ankoraŭ infano, mi devis paŝti la brutarojn de la kamparanoj, por ke ili zorgu pri mi. Depost kvar jaroj mi havis multajn postenojn kiel domservistino. Eĉ ne unu el la postenoj estis bona. Se iu posteno estis iomete kontentiga, la sinjoro de ĉi tiu opiniis nepre, ke la fraŭlino devas taŭgi ankaŭ por lia lito. En miaj du lastaj postenoj tio ne okazis. Sed anstataŭe mi devis laboregi dum tutaj noktoj k ricevis nur malmulte da manĝaĵo. La salajro, kiun oni pagis al mi, konsistis el tre etaj partopagoj. Ne maloftaj estis la tagoj, dum kiuj mi laboris de la 6-a matene ĝis la 24-a nokte. Sed nun — tro sufiĉe.
Mi petas rapidan k precizan respondon. Bonvolu skribi al mi: Ĉu miaj gepatroj devas sciiĝi tion, kia mi fariĝis? Ĉu la prostituo kaŭzos malutilojn al mi? Post kelka tempo, kiam mi estos ŝparinta monon, mi volus vojaĝi eksterlanden. Ĉu mi kiel prostituino ricevos pasporton? Ĉu prostituo kaŭzas malutilon por ebla pli malfrua edziniĝo? Mi dankas vin pro via helpo.
Mici F.
Voko el la profundo! Ĉu ĝi estos aŭdata?? Jes, certe, — sed vane! Multegaj estas la viktimoj, kiuj kuŝas sur la vojo de la mortanta kapitalismo. Ĉu ankaŭ vi, K-do, K-dino, volas fariĝi viktimo de la pereanta sistemo? Certe ne! Tial ni ne volas atendi ĝian lastan elspiron, ĉar ĝis tie — laŭ la parolado de la socialdem. gvidanto Otto Bauer — povas pasi ankoraŭ kelkaj jarcentoj. Ne, ni ne volas, ke la kapitalismo mortadu trankvile, ni volas ĝin sufoki! — plej prefere ankoraŭ hodiaŭ!
K. Gelmayer (17 177).
MI VOLAS SCII…
1. Ĉu ekzistas homoj, popoloj, gentoj, kiuj havas apartajn malfacilojn, lernante, parolante, prononcante esperanton?
Ofte mi aŭdas esperanton parolata laŭ maniero neplaĉa, nekorekta. Tial mi demandas, ĉu naturaj kondiĉoj pravigas koncernajn parolantojn.
2. Kiu prononcas esperanton plej korekte? Ĉu ĉiuj imagas prononci ĝin korekte? Ĉu iuj konscias, ke ilia prononcado ne estas korekta? Ĉu ie ne ekzistas provoj korekti, unuecigi prononcadon?
3. Kiu povas informi min, kiom da lingvoj ekzistas en Ĉinio? Kiomgrada estas la diferenco inter ĉina k japana lingvoj? Ĉu ekzistas pluraj japanaj lingvoj k kiuj? Kiom da lingvoj ekzistas en Hindio?
Mi provis per korespondado ekscii pri ĉi tio, sed vane. Skizante la mondbildon laŭlingvan en miaj propagandparoladoj, mi ofte sentas breĉon pro nescio pri tiuj demandoj.
5320.
POR NIA MEDITO.
NEŬTRALO.
La timo, kiu paralizas, la deziro neniun malkontentigi, decidigas multajn personojn ne manifesti praktike siajn sekretajn preferojn. Temas do tiaokaze pri ekstera neŭtralo, pri neŭtralo en la kampo de l’agado, neniel pri intima neŭtralo, kiu restas vera en la mensa kampo. Ĉe la mizeruloj, kiujn senkompataj mastroj kontrolas k turmentetas, ĉe tiuj, kiuj silentas por ne perdi la ĉiutagan panon, per kiu ili k iliaj infanoj vivas, ni komprenas tian sintenon. Tre malmultaj havas la necesan energion por la martiriĝo; ni ne postulu de ĉiuj homoj, ke ili estu herooj. Tia neŭtralo ŝajnas al ni tamen kondamninda ĉe la karieristo, kiu uzas ĝin kiel ŝtupon aŭ ĉe tiu, kiu alprenas ĝin pro manko de volo.
Male, la neŭtralo fariĝas necesa, kiam oni scias neniom pri iu afero, iu problemo. Se la popolo ofte estas trompata de lertaj intrigantoj, tio okazas, ĉar ĝi forgesas pripensi. Multaj ne scias dubi; prefere ol resti atendantaj, ili alprenas, sen antaŭa ekzameno, la sintenon aŭ la opinion de tiuj, kiuj ilin ĉirkaŭas. Tamen, nenia scienca progreso estus ebla, se la seriozaj esplorantoj ne pridubus la kredojn, eĉ universale konsentatajn, aŭ se ili ne postulus pri ĉiu aserto, ke ĝi baziĝu sur nerefuteblaj pruvoj.
La neŭtralo estas nepre necesa en la teoria kampo, rilate al la hipotezoj, kiujn nenio malkonfirmas nek pravigas; k, en la praktika kampo, rilate al la aferoj aŭ problemoj, kies fundamentojn ni tute malkonas. La granda merito de Kartezo (Descartes) estis insisti pri la gravo de l’dubado kiel metodo, k pri la neceso atingi ĝis la evidento, antaŭ ol decidi. Mi decidis, li skribis, „neniam akcepti iun aferon kiel veran, pri kiu mi ne scius, ke ĝi estas evidente tia; tio signifas eviti zorge la trorapidemon k la deantaŭan juĝon k kompreni nenion plian en miaj juĝoj ol tion, kio prezentiĝus tiel klare k tiel precize al mia spirito, ke mi havus nenian okazon ĝin pridubi.“
Tiu ĉi regulo elmontriĝis ekstreme fruktodona, eĉ multe pli ol ĝin kredis Kartezo k liaj samtempuloj.
L. Barbedet (Barbedette). Profesoro pri filozofio.
[REKLAMO p.6] Nur por niaj membroj! Nur por niaj membroj! Kontraŭ antaŭa pago! En la Administrejo troviĝas malgranda kvanto da jenaj libroj, kiujn ni ŝatas vendi al niaj membroj kun eksterordinara prezredukto. Ĉar la provizo ne estas granda, plej rapida mendo estas rekomendinda. — La afranko estas entenita. Dancu Marionetoj, simple bind., anstataŭ 3.40 mk. nur 1.50 mk. Viktimoj, broŝ., anstataŭ 4.50 mk. nur 2.00 mk. Tragedio de la homo, broŝ., anstataŭ 3.00 mk. nur 1.50 mk. Pilgrimo, broŝ., anstataŭ 1.60 mk. nur 1.00 mk. Kompleta Gramatiko de Esperanto, broŝ., anstataŭ 4.50 mk. nur 2.50 mk. Administracio de SAT, Kolmstrasse 1, Leipzig O 27.
Verku koncize! Ne skribu pri bagateloj aŭ lokaj negravaĵoj!
— página 7 —
La klasbatalo tra la mondo
El Kanado.
En la kanadaj senlaborulaj tendaroj oni reduktis la jam tre malaltajn salajrojn. Komence oni venigis tien senlaborulojn por fari necesan laboron ŝosean kontraŭ potaga pago de 2 dol. (1 dol. = 100 cendoj). El tiu sumo oni ĉiutage deprenis 75 cendojn por nutro.
La elspezoj estis komence dividitaj inter la provinca k federa instancoj. Estiĝis malkonsento inter ĉi-lastaj. Tiam pro diversaj pretekstoj oni postulis, ke la tendaranoj ĉiumonate laboru 120 horojn kontraŭ pohora pago de 25 cendoj. Post dekalkulo de manĝkostoj restis al tendarano nur monata salajro de 7.50 dolaroj.
Kelkloke la tendaranoj rifuzis akcepti la salajran redukton k dum du monatoj ne laboris. Fine la instancoj decidis forpeli la aktivulojn el inter la protestantoj en unu el la tendaroj. Ĉirkaŭe 800 tiam decidis sekvi la forpelitojn al Vankuvero, la plej granda urbo en Brita Kolumbio, Kanado.
Senlaborulo.
Salajro de kamplaboristoj en Polio.
En „Laboristo“ K-do Kvapinski, prezidanto de l’kamplaborista profunuiĝo, donas sekvantan prisalajran tabelon, kiun akceptis speciala ŝtata komisiono por kamplaboristoj. Jare kampulo ricevas
1. kategorio — 160 zlotojn (17–18 dol.) k 15 centfuntojn da tritiko 2. kategorio — 140 zlotojn (15 dol.) k 15 centfuntojn da tritiko 3. kategorio — 130 zlotojn (14 dol.) k 15 centfuntojn da tritiko
Krome ĉiu kamplaboristo ricevas 10 hektarojn da grundo por terkulturado k 15 centft. da terpomoj. Loĝejo ankaŭ estas donata al ili. Do la plej bone pagataj kamplaboristoj ricevas jare, se oni transkalkulas la kompenson de l’ricevataj objektoj, 600 zl. (67 dol.)! La aliaj kategorioj eĉ ne perlaboras tiom!
Social. Gazetinformejo Esp-ista, Varsovio.
La unuecfronto de malsupre.
La 7. 6. konferenco el sindikataj funkciuloj de la Berlina Elektro-AK unuanime akceptis jenan rezolucion, imitindan de ĉiuj germanaj Gek-doj: „La hodiaŭ … kunvenintaj libersindikataj Bevag-funkciuloj (Berlina Elektro-AK) komisias al la ĉeestantaj sindikataj delegitoj de (la diversaj sindikatoj), ke ili senhezite instigu la gvidasociojn verki bazon por la kreo de komuna maldekstra elektokuniĝo Socialdem. Partio Germ. (SPG) — Komunista Partio Germ. (KPG) aŭ kunigo de l’listoj. Miloj da funkciuloj k milionoj da laboristoj k salajruloj atendas en la nuna momento de plej granda danĝero por la pluekzisto de l’laborista movado, post longjaraj eraroj de ambaŭ flankoj — konsciiĝon! Kreu la ondon de entuziasmo, kiun atendas dekmiloj da funkciuloj por venki per nerezistebla impeto la komunan malamikon de l’ laboristaro, la faŝismon, por ĉiam! Ĉi tiu rezolucio estu transdonata ankaŭ al la estraro de SPG k al la Centra Komitato de l’KPG.“
16 900.
Kontraŭleĝa agado en Ĉeĥoslovakio.
En Ĉeĥoslovakio, precipe en la slovaka parto, la demokrata registaro malpermesis en multaj urboj festadon de l’unua de majo, kvankam ĉi tiu tago estas leĝa laborista festotago en la lando! Malgraŭ la malpermeso oni tamen vidis sur la stratoj centmilojn postulantaj laboron k panon k manifestaciantaj kontraŭ minacanta imperiisma milito. — La provinc-estraro de Slovakio malpermesis ĉiun „leĝan organizadon“ de l’kom. partio, laŭ paragrafo farita en 1875 de l’ hungara internministro!
Virgi.
Teroro kontraŭ Japana Proleta Esp-ista Unuiĝo.
La 2-an de majo en Tokio 6 anoj de Japana Prol. Esp-ista Unuiĝo estis arestataj pro la polica supozo, ke ili vigle agadis por rekonstrui la Federacion de prol. kultur-organizoj japaniaj, kiu lastatempe suferis teruran subpremon. Japana Prol. Esp. Unuiĝo havas ĉefoficejon en Tokio k 5 sekciojn en la tuta lando k publikigas sian organon „Kamarado“. La 6-an la arestitaj K-doj unuiĝante postulis liberigon de senmotiva aresto. Kompreneble la polico ne akceptis la postulon k ili komencis malsatstrikon en la malliberejo.
Stelaro.
Mondprotesto kontraŭ Usona teroro kontraŭ negroj!
Kiel antaŭ 5 jaroj la tutmonda laboristaro impetege protestis en kunvenegoj k ofte spontaneaj manifestacioj kontraŭ la ekzekuto al Sako k Vanceti, tiel hodiaŭ en la eŭropaj ĉefurboj k multaj aliaj lokoj okazas grandaj protest-kunvenoj por malhelpi novan krimegon de la usona kapitalismo: la ekzekuton al ok junaj negroj (en aĝo de 15–20 jaroj!), fiksitan por la 24-a de junio.
Kial ili estis kondamnitaj? Ĉar ili estas negroj! Pro nuraj rasaj konsideroj! Ilia laŭdira krimo? Ke ili perfortis du blankhaŭtajn prostituinojn, pri kio ekzistas nenia pruvo (la virinoj mem protestis kontraŭ la kulpigo al la junuloj)!
La patrino de du el tiuj malfeliĉaj knaboj travojaĝis la eŭropajn ĉefurbojn k paroladis antaŭ la indignitaj laboristaj amasoj. La amasa protesto sukcesis prokrasti la plenumon de l’ juĝo. Ĉu ĝi sukcesos ĝin malebligi?
RELIEFAJ OKAZINTAĴOJ.
La nova germana registaro dekretis la restarigon de l’Hitleraj ataktaĉmentoj, malaltigis la senlaborulan subvencion je 23%, impostis plie la salajrojn, malpliigis la rentojn de militinvalidoj, malpliigis la impostojn de l’industriistoj. Ĝi projektas instali „volontulan laboron“ (t. e. laborservo simila al militservo) k koloniigon sur la kamparo.
La registaroj de la sudaj ŝtatoj germaniaj (Bavario, Badeno, Virtembergo) kontraŭstaras la dekretojn de l’regna registaro pro politika malinterkonsento.
Okazis teatrece aranĝita politika proceso en Romo kun la celo kompromiti la kontraŭfaŝistajn italajn organizojn en eksterlando. Unu akuzito estas kondamnita je morto k mortpafita, la aliaj je 30- k 10-jara malliberigo.
Atenco kontraŭ Musolini, laŭŝajne farita de provokisto por popularigi denove la figuron de la ĉefbandito, malsukcesis — kompreneble. „La Duce estas nevundebla“, skribis triumfe la faŝistaj organoj. La atencinto estas mortpafita.
Ĉe la Lozana (Lausanne-a) konferenco pri militŝuldaj pagoj la politikistoj de l’Entento konsentis plian pagprokraston al Germanio.
Pri la cetera solvo de l’riparpaga problemo regas plena malunueco de l’vidpunktoj germana, franca k brita-itala. Same en la Geneva malarmada konferenco neniaj pozitivaj rezultoj videbliĝas.
Usono ne konsentas redukti la ŝuldojn de siaj eŭropaj kreditoroj, se ĉi tiuj ne reduktas sian milit-armilaron.
H. Barbus, R. Rolan, Sinkler, Ajnŝtejn k kelkaj aliaj eminentuloj kunvokis la laboristajn k pacismajn organizojn al kongreso kontraŭ la imperiisma milito k por ŝirmo al Sovetio, kiu estas okazonta dum julio en Ĝenevo.
150 000 tekslaboristoj en la regiono de Lodz (Polio) ekstrikis kontraŭ salajra malaltigo je 25%.
Usonaj eksmilitantoj aranĝis grandajn protestmanifestaciojn kontraŭ la registaro pro malaltigo de la kompensa sumo, kiu estas pagata al ili.
Forta movado distingiĝas en Usono por forigi la leĝon pri alkoholmalpermeso; la registaro ŝajnas decidita cedi informe al tiu animstato.
Por ke „LA NOVA EPOKO“ pluvivu
17013 S. Aarse (Amsterd.) guld. 6.— 1 fr. fr. 50.— Parizaj naturamikoj fr. fr. 10.— 55 fr. fr. 25.—
Malleĝigita studenta organizo.
En la universitato de Kaŭnas (Lit.) fondiĝis en 1931 organizo de maldekstraj marksanoj „Aurora“. Ĝi estis bone akceptata k varbis 200 membrojn, ricevis du mandatojn en la studenta konsilantaro, sukcese konkurencis al klerikaj k faŝistaj organizoj. El socialistaj stud. unuiĝoj ĝi estis la plej forta. Reakciaj studentoj kelkfoje, eĉ per fostoj, atakis marksanojn, sed vane. Komence de majo tiu organizo laŭ rektora ordono ĉesigis sian laŭleĝan vivon. Kaŭzoj? Suspekto pri komunismo. Notinde estas, ke la rektoro estas „socialisto“ ankaŭ, eksministro de la demokrata registaro, kiun renversis la faŝismo.
K. Vincas.
— página 8 —
DISKUTEJO:
Kial oni ne plu parolas pri la socia revolucio?
Kiam la laborista movado ekkreskis, sed ankoraŭ estis sufiĉe malforta — antaŭ kelkdek jaroj —, oni ofte parolis pri la socia revolucio. La burĝaro eĉ treege timis ĝin k ĉiarimede subpremis la porsocialisman propagandon, por malebligi revoluciajn agojn. Tiutempe en la parlamentoj sidis aŭ neniu aŭ areto da laboristpartiaj reprezentantoj. Kiam unu el tiuj malmultaj lab. deputitoj paroladis, la tuta burĝa klaso ekaŭskultis k ĝia gazetaro dediĉis longajn artikolojn al la vortoj de l’„renversulo“, kiu minacis la baldaŭan mondrevolucion.
Depost tiam ja ĉio ŝanĝiĝis. Hodiaŭ en la parlamentoj sidas ne unu, sed dekoj aŭ eĉ centoj da lab. reprezentantoj, kiuj kelklande eĉ partoprenas en la registaro. Sed iliajn paroladojn la burĝaro preskaŭ ne atentas k ĝi ankaŭ ne plu timas pro ili. Plej ofte oni decidas rekte kontraŭ la deziroj de la lab. deputitoj. Sed nenio okazas, ĉiuj silentas k neniu — krom la faŝistoj — mencias la vorton „revolucio“.
Mi ŝatus ekscii klarigojn pri tiu stranga stato, sed oni evitu la konatajn k demagogiajn argumentojn.
16 462.
Pri la framasonio.
Mi tuj diru, ke per sia ritaro k per sia doktrino la framasonio iom varias laŭ la landoj k eĉ laŭ la diversaj loĝioj; sed ĝia idealo estas ĉie la sama: ĝi celas al la justo en la Socio k al la frateco inter ĉiuj homoj. La framasonoj prave fieras pri tiu sia celo k pri sia laboro, k tial mi miras, vere, ke iu inteligenta viro povas ilin juĝi tiel maljuste, kiel K-do 8004. Lia artikolo, en la n-o 387, de la komenco ĝis la fino estas nur ia kolekto da krudaj kalumnioj, ia teksaĵo el stultaj malveroj. En ĝi troviĝas la kutimaj atakoj de la katolika pastraro; mankas nur la diablo, prezidante mem iliajn inferajn kunvenojn. Kompreneble mi ne donos al mi la penon rebati tielajn senbazajn asertojn; la mensogon, absurdan, groteskan, oni ne refutas: ĝin oni preterlasas, ridante. Ho! tiuj germanaj fratoj niaj, kiuj pagas kotizon de 150 plus 50×12=750 markoj, t. e. 4500 frankoj; tondro! tiuj vere ne suferas pro la krizo. Sciu ankaŭ, vi profanuloj, ke ĉiu membro en ĉiu loĝio devas solene ĵuri, ke li prisilentos la framasonan sekreton sub puno per morto. Kaj kiu iam scios, kiom da fiagoj oni devas meti sur la konton de tiuj sindirantaj filantropoj? Kiu povus koni ĉiujn murdojn krimitajn de tiu institucio, kiu stultigas k subpremas la popolon? — Brrr! Tio estas vere terura, tremiga, abomena! Tial mi haltas, konsilante nur al nia K-do, ke li iom studu la historion de la framasonio en seriozaj verkoj, aŭ, se li ne havas sufiĉe da tempo por tion fari, ke li simple legu en nia Plena Vortaro la difinon pri la framasono: ĝi estas iom konciza, sed tre ekzakta.
H. B.
[REKLAMO p.8] Kiel mi havigos al mi belajn ilustritajn plurkolorajn POŜTKARTOJN kiuj simboligas la idealon DE SAT? Serion de 5 tiaj artaj kartoj liveras kontraŭ pago de 0,50 mk. g. Administracio de SAT Leipzig O. 27, Kolmstr.
SENNACIULA LIBERPENSULA PAĜO
Redakcia adreso: ADOLF WALDMANN, Illerstr. 8, BREMEN, Germanio.
Proklamo.
La Gvida Komitato de la Internacia Liberpensula Unuiĝo kun kontento eksciis, ke la hispana registaro dekretis la nuligon de la Jezuita Ordeno en sia lando.
Kvankam ankaŭ en aliaj ŝtatoj ekzistas kontraŭ la jezuitoj leĝoj, kiujn Romo devas toleri, tamen la Papo provas ŝajnigi, ke la jezuitoj en Hispanujo estas martiroj, same kiel li provis pravigi la kontraŭrevolucian agadon de la katolika eklezio en Meksikio, fiprezentante la procedon de la meksika registaro kiel persekuton al religio.
Fakte nur la celado por la propra vivo devigis la junan hispanan respublikon sekurigi sin per ekstermo de ĉiuj sekretaj kaŝejoj de kontraŭrespublika agitado. Al tiuj kaŝejoj apartenas unuavice la Jezuita Ordeno k la sponta kontraŭeklezia movado en la hispana popolo sin turnis laŭ bona respublika instinkto precipe kontraŭ la jezuitoj.
Miloblaj ekzemploj ekzistas en la historio pri la pereiga socia agado de l’ jezuitoj. Ni citu ĉi tie nur la batalon de la jezuitoj kontraŭ moderna lernejo, en Hispanujo siatempe fondita de Francisko Ferer (Ferrer). Oni lin mortigis pro tiu kuraĝa progresema entrepreno. Ne trankviliĝis la jezuitoj, ĝis ili per intrigoj ĉiuspecaj — pri kiuj ili tre spertas — atingis lian kondamnon k paf-mortigon.
Tiu sola faro de l’jezuitoj pravigas, ke ilia danĝera influo en Hispanujo radikale estu forigata. Sed ĉi tie ne temas pri puno pro krimoj iamaj, sed pri sekuro al socia progreso en la nuntempo.
Tial la Gvida Komitato de I. L. U. gratulas la repezentantojn de la hispana popolo pro tiu procedo kontraŭ la Jezuita Ordeno. Multo ankoraŭ estas farenda. La katolika eklezio, plej fidela apogo por monarkismo, en Hispanujo, postlasis malbonan heredaĵon. Sufiĉas ja citi la analfabetojn, kiuj svarmas plej abunde ĝuste en tiuj regionoj, kie la eklezia influo radikas en la popolo mem. Necesas tie multjara pacienca laboro, por fine forigi tiun mankon pri kulturo.
Tamen — farita estas la unua sukcesplena paŝo laŭ tiu direkto. Nun estas ebla al la hispanaj liberpensuloj, daŭrigi la de Francisko Ferer komencitan laboron. Ni liberpensuloj scias, ke religio havas radikojn sociajn k nia laboro celas racionalismon, estratan de veremo.
Instigate de tiu veremo, kiu ja estas nur unu el la formoj de justo, ni protestas kontraŭ ĉiuj trompaj artifikoj de l’ klerikaro k per ĉiuj fortoj ni klopodos, subteni niajn samideanojn en Hispanujo sur ilia vojo al libero!
Por la Gvida Komitato de I. L. U. (Internacia Liberpensula Unuiĝo).
La sekretario: Th. Hartvig. La prezidanto: Dr. M. Tervanj (Terwagne). La membroj de la Gvida Komitato: M. Zivers (Sievers), Berlin, Dr-o. B. Milde, Prago, Fr. Ronzal, Vieno.
El „La Ateisto“ N-o 4, 1. IV. 32.
Prireligia statistiko.
La Ekleziastiko (Ecclesiastica) publikigis en sia n-o 6 de l’ 6. II. 32, la sekvantan interesan statistikon pri la religioj sur tero:
| Romkatolikoj: | 351 839 665 | t. e. 19,0 % |
| Konfucianoj: | 304 027 114 | t. e. 16,4 % |
| Hinduanoj: | 233 997 819 | t. e. 12,6 % |
| Mahometanoj: | 229 008 599 | t. e. 12,5 % |
| Budhanoj: | 199 461 632 | t. e. 10,8 % |
| Protestantoj: | 164 683 026 | t. e. 8,9 % |
| Ortodoksaj: | 131 460 822 | t. e. 7,1 % |
| Idolanoj: | 122 239 817 | t. e. 6,6 % |
| Neeklezianoj: | 76 598 195 | t. e. 4,1 % |
| Ŝintoistoj: | 16 644 437 | t. e. 0,9 % |
| Judoj: | 15 731 475 | t. e. 0,9 % |
| Nekonatoj: | 4 481 733 | t. e. 0,2 % |
| Sume: | 1 850 174 334 | t. e. 100,0 % |
— página 9 —
SENNACIULO 203
Rilate al la diversaj kontinentoj la pocentoj estas jenaj:
| Afriko | Ameriko | Azio | Aŭstralio | Eŭropo | |
|---|---|---|---|---|---|
| Romkatolikoj: | 3,8 | 53,1 | 1,7 | 22 | 42,9 |
| Konfucianoj: | 30,5 | ||||
| Hinduanoj: | 22,5 | ||||
| Mahometanoj: | 37,1 | 0,1 | 17,9 | 0,1 | 1,8 |
| Budhanoj: | 0,1 | 20 | |||
| Protestantoj: | 3,5 | 15,4 | 0,5 | 62,4 | 24,3 |
| Ortodoksaj: | 3,4 | 0,4 | 0,5 | 4,1 | 25,3 |
| Idolanoj: | 51,2 | 1 | 4,6 | 11,2 | |
| Neeklezianoj: | 27,8 | 2,2 | |||
| Ŝintoistoj: | 1,7 | ||||
| Judoj: | 0,3 | 1,8 | 2,3 | ||
| Nekonatoj: | 0,6 | 0,4 | 0,1 | 0,2 | 0,6 |
| 100 | 100 | 100 | 100 | 99,4 |
11 761.
El Germanio.
Laŭ ordono de la prusia kultministerio neeklezianoj-juninstruistoj dume ne plu estos dungataj en publikaj lernejoj.
Proceso, komencita pro tio de la „Germana Liberpensula Unuiĝo“ k la „Universala Libera Instruist-Sindikato“ kontraŭ la prusia ŝtato, estas perdita en la dua instanco antaŭ la supera kortumo en Berlin.
Laŭ „La Fajrero“ (1. 5. 32).
En la subŝtato Brunsvigo (Braŭnŝvajg) la nacisocialista ministro Klagges ordonis la malpermeson de la bone funkciintaj laikaj lernejoj. Liaj pretekstoj estis sufiĉe stultaj k senĝenaj: „La instruistoj de la laikaj lernejoj malbone plenumis sian oficon. El la lernejoj ili faris karikaturon de l’ germana popollernejo. En multaj klasoj regas pedagogia ĥaoso. La infanoj estas edukitaj al nesufiĉa devo-konscio.“
Laŭ „La Liberpensulo“ (1. 5. 32).
La plej trafa respondo.
En nia urbeto mortis komunistino, ankoraŭ membro de l’eklezio. La ĉefpastro unue rifuzis partopreni la entombigon: „Komunistinon mi ne entombigos!“ Tamen li fine konsentis paroladi ĉe la tombo. Tie li alparolis la ĉeestintajn Gek-dojn: „Ĉiuj vi, sendiuloj, kiuj vi estas kunvenintaj ĉi tie!“
La respondo al tia impertinenta parolado ne estis prokrastita longe. Dum baldaŭ okazinta kunveno granda parto de l’partoprenintoj decidis eksiĝi el la eklezio. Eksiĝis tiam 14 virinoj, 10 viroj k 7 infanoj. Ni nun klopodas instigi pliajn Gek-dojn, por ke ili eksiĝu.
16 900.
El Usono.
Superstiĉo.
Dum la „simi-proceso“ en Detn-Tenesi (Dayton-Tennessee) miris multaj liberpensuloj pri la fakto, ke instruisto, klariginte al siaj lernantoj la evolu-teorion de Darvin, estis eksigata el la ofico, akuzata k kondamnata. — Jen pruvo pri la animstato de multaj instruistoj en Usono, precipe en la sudaj ŝtatoj:
Profesoro O. A. Boŭdn (Bowden) de la ŝtata instruista seminario en Nov-Meksiko, faris enketon ĉe instruistoj, negocistoj, metiistoj ktp. pri la demando, ĉu ili kredas, ke veterŝanĝoj k sanigoj povas esti atingataj per preĝado. — En la lasta kongreso de la Usona Instruista Unuiĝo en Nov-Orleano li publikigis la rezulton de la enketo: El 100 instruistoj 78 kredas al sanigoj per preĝado. Inter la aliaj profesioj 76 jesis la demandon.
Laŭ „La Fajrero“ — 11 761.
Pri la kontraŭeklezia batalo en Meksikio.
Je la 21. 12. 1931, por la urbo k la ŝtato Meksiko estis dekretita, ke la nombro da pastroj en tiu ĉi distrikto ne estu pli alta ol 25; same la nombro da eklezioj havantaj permeson fari diservon estis fiksita je 25. Laŭ tiu dekreto do estas fermotaj 260 preĝejoj k kapeloj ĝis nun uzitaj por diservo.
Sama dekreto por la ŝtato Malsupra Kalifornio difinas la nombron da pastroj en tiu distrikto je 2.
Laŭ onidiroj ankaŭ en la ŝtato Jalisko oni intencas dekreti, ke la nombro da pastroj estu nur po du por 100 000 loĝantoj.
En la tutmeksikia parlamento, la deputito Davila proponis esprimi malaprobon al la gubernatoro de l’ŝtato Oaksaka, Francisko Bopez Cortes, ĉar ties edzino kunlaboris en komitato por pilgrimado. Same oni esprimu malaprobon al ĉiuj publikaj oficistoj, kiuj toleras la katolikan kredon en sia domo. La propono estis akceptita.
Laŭ katolika fonto 16 900.
551 petskriboj al la Vatikano por sanktuligo k beatuligo.¹
Ne malpli ol 551 proponoj por sanktuligo k beatuligo estas senditaj al la Vatikano el la diversaj popoloj: 57-oble oni petas la sanktuligon, 494-oble la beatuligon. Interesa estas la nombro el la diversaj nacioj. Proponitaj kiel sanktuloj k beatuloj estas: 6 germanoj, 1 aŭstro, 116 francoj, 6 angloj, 1 ĉeĥo, 13 belgoj, 2 svisoj, 3 irlandanoj, 55 hispanoj, 2 holandanoj, 271 italoj, 6 hungaroj, 4 jugoslavoj, 4 portugaloj. Ho ve! kie restas la rusoj? Ĉu ili eble mem rezignis? Ni kredas, ke jes. Sed ne nur Eŭropo havas ĉielanojn. 12 usonanoj, 2 mez- k 21 sudamerikanoj, 24 azianoj k 2 aŭstralianoj estas maturaj por ĉielaj rezervitaj sidlokoj.
Ho ve! kion diros Hitler? Ĉu li ne riproĉos al Brüning? 116 francoj k nur 6 germanoj. Terurega afero! Ĉu la francoj eble estas favoritaj, ĉar ili jam delonge havas la disigon de ŝtato k eklezio?
W.
¹ Beata (feliĉega); angle: beatified, france: béat, germane: selig.
Stalin pli bone fartas per pano ol per preĝoj.
Por esti sufiĉe informata mi legas ne nur avangardajn, sed eĉ reakciajn gazetojn, el kiuj ne malofte mi ĉerpas tre interesajn kontraŭdirojn. En portugala reakcia ĵurnalo „O seculo“ de 2. 4. 32 oni raportas pri portugala soldato, kiu antaŭ kelkaj jaroj entreprenis piedvojaĝon tra Eŭropo kun kelkaj amikoj, kiuj mortis dum la vojaĝo pro la klimato.
Reveninte al Portugalio li raportis, ke dum vizito al Romo li petis gastigon ĉe la papo, kiu konsentis ŝirmante lin dum 15 tagoj en la pilgrima hotelo. Poste li trapasis aliajn landojn, kies estraroj eĉ pagis al li la gastelspezojn. Sed en Sovetio oni postulis de li, tute senmona, ke li laboru almenaŭ 4 horojn ĉiutage ĉe fervoja konstruado por rajti konsumi. Li konsentis, kvankam grumblante, por 30 tagoj k povis dum tiu tempo rimarki, ke tie ne ekzistas nudpiedaj nek ĉifonitaj homoj; sed li aldonas, ke tamen li ne kredas al longtempa daŭro de l’reĝimo, ĉar tie mankas pastroj k preĝejoj estas transformataj en ŝtatajn grenejojn, al kiuj la laboristoj iras por sin provizi . . . Mi emas kredi, ke se Stalin gastigus lin tiel parazite kiel la papo, li certe kredus al longtempa daŭro de l’reĝimo. Bedaŭrinde por li, li ne eksciis antaŭe, ke „ĉe Stalin tiu, kiu volas manĝi, devas labori“, dum ĉe la papo „sufiĉas preĝi“, por ke la fruktoj falu de la ĉielo tute maturaj. Konklude li diris, ke ĉe sia reveno trapasante Hispanion, ankaŭ tute senmona, li estis devigata tie labori en minejoj por manĝi, sed li forgesis precizigi, kiom da horoj oni laborigis lin ĉiutage; pri tio mi mem povus diri miajn spertojn: Por ajna laboro la minimuma daŭro estas 8—12 horoj.
Kiomfoje tiu kompatinda soldato sopirus la sovetiajn 4 horojn! Se li ja estas ambicia! Tiutempe, en Sovetio, li sendube preferis la papojn k tial vizitis preĝejojn por rakonti al ekleziaj reprezentantoj sian ĉagrenon, sed . . . feliĉe li nur trovis panon.
Soares.
[REKLAMO p.9] Por via perfektigo la plej taŭga legaĵo: UNUA LEGOLIBRO. SAT-eldono. 104 pĝ. Prezo: 1 mk.g. Administracio de SAT, Leipzig O. 27.
— página 10 —
204 SENNACIULO
TRA ESPERANTIO
Respondo al publika letero XI.
Amsterdam, 16. VI. 1932.
Estimata K-do Lanti!
Preskaŭ ĉe ĉiu via publika letero mi estis incitita, ensendi respondon, sed mi tion neniam faris, ĉar mi ne taksis tion sufiĉe necesa. Mi tion tamen nun faras, leginte vian XI-an leteron, ĉar mi opinias, ke ankaŭ tiuj, kiuj ne samopinias kiel vi pri la priparolitaj aferoj havas rajton influi k instigi la spiritojn antaŭ la kongreso en Ŝtutgart.
Se mi volus refuti ĉiujn nelogikaĵojn k kontraŭdirojn en viaj publikaj leteroj, mi bezonus almenaŭ tiom da loko, kiom vi mem uzis por vi. Mi tial volas elpreni kelkajn punktojn, nome tiajn, kiuj ŝajnas al mi plej gravaj. Viaj argumentoj kontraŭ la kritikantoj de la duobla kotizo en la esperanto-movado estas sensignifaj k per kelkaj vortoj refuteblaj. Mi pagas por partio, sportmovado, sindikato, kulturmovado, po unu kotizon, sed por esperanto-movado du kotizojn. Kial do mi ne ankaŭ pagu por partio, sport-, sindikato- k kulturmovado po du aŭ pli da kotizoj? Tio estus absurdaĵo, same kiel ĝi estas en esp.-movado. Tute ne estas vere, ke estas necesa pagi al ĉiu movado apartan kotizon ĉar ĉiu havas apartajn celojn. Demandu aŭstrianojn, en diversaj urboj ekzistas laboristaj kulturkarteloj al kiuj la laboristo pagas nur unu kotizon k per tio estas ano al ĉiuj ligoj laboristaj. Se per taŭga kunligo de la LEA-oj estas kunigitaj en SAT ĉiuj lab. esp-istoj, kiuj nun estas organizitaj, tiam estus multe farebla, ĉu en propaganda direkto, ĉu en kleriga. Tiam la gazeto povos ĉiujn¹ atingi, ne kiel nun, nur malgrandan parton. La „dukotiza afero“ estas eble laŭ via opinio likvidita, sed cetere ne, tion vi bonvolu noti. Ankaŭ viaj argumentoj kontraŭ la delegitsistemo k pri la tielnomata demokrateco en SAT k ĉe la kongresoj estas absolute malfortaj k nekonvinkaj. Vi skribas, ke, se regus delegitsistemo, venus al la kongresoj nur tiuj, kiuj scias bone paroli k oratori, k granda parto de la landaj LEA-anoj, laŭ vi aŭ diletantoj aŭ senlaboruloj (?!), tamen ne havas influon demokratecan al la movadaj aferoj. Ĉu vi do estas tiel konvinkita, ke dum la nuna sistemo venas al la SAT-kongresoj efektive nur tiuj, kiuj estas la veraj k taŭgaj gvidantoj de landa k internacia movado? Tute malprava aserto. Se ekzistas delegitoj, kiuj ricevas de siaj landaj grupoj la komision defendi antaŭ la internacia forumo la opinion de la plimulto en la asocio k oni elektas delegitojn tiajn, kiuj ankaŭ scias paroli k defendi siajn opiniojn, nur tiam estas ebla dum la kongresoj vere fruktodona laboro. Ne estas vera, ke tiuj, kiuj nur ankoraŭ malbone scias la lingvon, ke ili en la landaj organizoj tamen ne havas la rajton, ili povas paroli nacilingve, se ili ankoraŭ ne scias diri siajn opiniojn esperantlingve, kion ili dum SAT-kongreso ne povas fari. Tie ili balbutas k nenion sukcesas por sia afero. Tiel aspektas la nuna stato, la SAT-kongresoj en nuna formo estas babilejoj, kiuj absolute ne alportas ion vere valoran por la tutmonda lab. esp. movado. Oni ankaŭ argumentis kontraŭ ni, ke estas malbone, se nur delegitoj venas al la kongresoj, ĉar tiam la simplaj anoj, kiuj ne estas delegitaj ne plu povas partopreni kongresojn. Kial ne? La internaciaj lab. Esperantokongresoj estu laborkunvenoj de la LEA-oj k krom tio granda manifestacio de lab. esp. movado, kiun partoprenu ĉiu esperantisto lab., kiu nur iel povas. Tiuj du aferoj estas bonege kunigeblaj. Okazu internaciaj lernejoj, klerigaj paroladoj k lumbildprezentadoj k tiu unu kongressemajno estos fruktodona por ĉiuj LEA-oj landaj, el kiuj ja finfine konsistas la tuta lab. esp. movado. Ne SAT estas la lab. esp. movado sed la LEA-oj. Montriĝas bone, ke la SAT-gvidantoj komencas lastatempe kompreni tion. Ĉar kial venis rubriko en nian gazeton „Ĉe la Lab. Esp.-Asocioj?“
Estus ankoraŭ multo sur mia koro, kion mi volus al vi diri, sed mi ne volas tro multe foruzi la spacon k paciencon vian. Mi nur ankoraŭ volas substreki, ke la gazeto en sia nuna enhavoformo ne estas taŭga por lab. esp. movado, nek klerige, nek informe. Al la diablo jam foje kun tiu malbenita supertendenceco, kiu en vero tute ne ekzistas. Ĉu mi bezonas legi en gazeto, kiu prezentas al mi kiel kleriga organo, ke tie la komunistoj faris tiun stultaĵon k alie la soc. demokratoj agis fie kiel burĝoj k denove aliloke la anarĥistoj elverŝas sian galon super la aliaj partioj perfidaj? Socialisto tamen ne kredas, kion skribas komunisto k komunisto ne kredas, kion skribas socialisto k anarĥisto ne kredas, kion la du aliaj skribas. Do, kian valoron la tuta malbona miksaĵo havas? Nenian.
K-do Lanti, mi estas konvinkita, ke vin mem miaj vortoj ne multe tuŝas, sed mi direktis ilin ne nur al vi k mi estas tre scivola pri la eĥo. Mi finas substrekante, ke mi nur tute mallonge povis tuŝi la problemojn k ke mi estas forte konvinkita, ke SAT, se ĝi ne ĉi-jare aŭ venontjare ŝanĝas sian strukturon, tamen ĉiam pli estos pelata per la neceso de la evoluo al la ĝusta vojo, nome, kunligo de la LEA-oj!
Kamarade vin salutas
Klatilino.
¹ Estas domaĝe, ke la verkintino ne diras kiom alta devus esti tiu unusola kotizo. — Red.
Mallonga rimarkigo. — Mi volonte kredas, ke K-dino Kl. estis forte incitata, kiam ŝi skribis sian respondon. Por ne pligrandigi ŝian incitiĝon, mi simple petas al la legantoj, ke ili bonvole relegu, kion mi jam skribis pri la demando; poste ili decidu mem tute trankvile, ĉu jes aŭ ne K-dino Kl. refutis miajn „nelogikaĵojn“. Kaj en jesa okazo ili petu, ke ŝi faru konkretajn proponojn por aliigi nian organizon en Internacion.
Mi esprimis mian opinion k tiun de multaj aliaj K-doj; sed estas evidente, ke se la plimulto el la SAT-anoj samopinias kiel K-dino Kl., mi estas tute preta forlasi la gvidpostenon. Kaj tion mi faros eĉ kun granda kontento. La aliaj P.K.-anoj ankaŭ kredeble. Dume ni defendas nian vidpunkton k aplikas nian sennaciecan, senpartiecan Statuton. —
E. L.
Al la posedantoj de akcibiletoj de la Eldonkooperativo de SAT!
Gek-doj! Kiam siatempe ni starigis la bazon por la libroeldonado de SAT en kooperativa formo k eldonis du seriojn da akcioj (antaŭ ĉ. 8 jaroj), la mondo estis skuata de inflacioj k malstabilaj monvalorigoj, jen tie, jen alie. En tiu tempo rentumiĝo 10-%-a por tiaj valorpaperoj, kiaj la akcioj de kooperativo, estis normala k kutima. Sed hodiaŭ tia procento ne plu respondas al la ekzistantaj monaj kondiĉoj. En ĉiuj entreprenoj okazis sufiĉe grava redukto de l’procentaĵo k de l’interezoj.
Por fini la nenormalan kondiĉon en nia kooperativo, ni decidis, ke depost la 1. julio 1932 la rentuma procento por la akcioj de la kooperativo estas 6 % (anstataŭ ĝis nun 10 %). La ceteraj kondiĉoj restas neŝanĝitaj.
Ni rememorigas ĉi-okaze, ke momente la kontanta elpagado de la akcia valoro estas interrompita pro la malfacila financa situacio, k ke la akcioj nuntempe havas nur la valoron de pagilo en la rilatoj kun la administracio (por libromendoj, kotizoj ktp.).
Direkcio de SAT. Eldona Fako Kooperativa.
EN NIA MOVADO
KRONIKO
Aŭstrio. La kleriga centro de l’socialdemokrata partio konsentis en la proksima parolada sezono rekomendi al la distrikt-organizoj paroladojn pri la signifo de esp-o. La esp. grupo de l’Vienaj tramistoj estas subtenata nun ankaŭ materie de sindikataj instancoj. (Laŭ „La Socialisto“). Belgio. La
— página 11 —
SENNACIULO 205
lab. esp. grupo en Lieĝo organizis dum pentekosto en la popoldomo sian unuan intern. konferencon; preskaŭ 150 alilandaj kongresanoj kunvenis por ekzameni la progreson de nia afero k studi la diversajn instrumanierojn. Dum la du tagoj la K-doj kreis inter si firman amikecan ligon. K-do Maŭric (Germ.), kiu prezidis, konkludis: „Kiam ni estos hejme, ni diros al niaj parencoj k amikoj, ke la belgaj K-doj ankaŭ estas homoj, ĉar la kapitalismo diris al ni, ke ili ne estas homoj.“ — La 31-an de julio okazos, kiel sciigas „Le Prolétaire“ (Lieĝo), en Maestriĥt, holanda urbo proksime de la belga k germana landlimoj, interlima manifestacio kontraŭmilita, kiun partoprenos oficiale lab. esp-istoj el tiuj tri landoj. Germanio. La unua Badena esp. renkontiĝo okazis la 24. IV. en Durlaĥ. Ĝin partoprenis 50 Gek-doj. K-do Hlavas (Karlsruhe) salutparolis, K-do Weimar (Frankft.) faris propag. paroladon. Oni vendis specialajn festpoŝtkartojn. Okazis diskutado pri varbado, kursoj ktp. Posttagmeze venis la naturamika grupo el Durlaĥ, kies sekcio estas la loka esp. grupo, k K-do Weiler parolis pri la urbo k regiono. Poste estis malgranda ekskurso kun ludo k kantoj. El la festpoŝtkartoj oni povas havigi al si ankoraŭ kelkajn, kontraŭ pago de 0.10 mk. por peco al K-do Weiler, Durlach, Pfinzstr. 99. — La ĉijara tutsaksia LEA-renkontiĝo okazis en Meissen. Ĝi komenciĝis per publika varbvespero. Dimanĉe, 5. VI., okazis la distriktkonferenco vizitata de 300 Gek-doj. Ankaŭ kelkaj ĉeĥoslovakaj Gek-doj ĉeestis. Oni ĉefe tuŝis internajn organizaferojn. Flanke de asocia estraro sekvis raporto. Ankaŭ ne mankis la kutima malica atako kontraŭ SAT. Citinde estas, ke la LEA-estraro emas forigi la distriktestraron de Orientsaksio, ĉar ĝi estas opozicia al la nuna taktiko de LEA. La problemo tamen ne solviĝis. Cetere ĉiuj diskutantoj el Orientsaksio parolis kontraŭ la sinteno de LEA. — Post la konferenco formiĝis impona manifestacio tra la urbo. (W. Krey, 5486). — Portugalio. K-do H. Platiel (Leipzig) paroladis la 9. V. ĉe la Lisbonaj lab. esp-istoj k varbis por SAT. Pri tio aperis granda raporto (kun portreto) en la n-o 4-a de „La Okcidentulo“ (eldonaĵo de Ligo de l’Okcidentaj Esp-istoj).
DIVERSAJ NOTOJ
Ferivizitoj.
Pasintjare oni proponis feriinterŝanĝojn. Por montri, ke esp-o ne nur estas lingvo por interŝanĝi poŝtkartojn, verki gazetojn k leterojn, sed la ilo por disrompi la lingvajn barojn k starigi amikecon inter „fremdlandanoj“, necesas praktika uzado. Krom kunvenoj en tendaroj internaciaj, sennaciaj, kie ne plu malhelpas la diverso de la lingvoj, la reciproka vizito inter Gek-doj diverslandaj povas ebligi la personan interkonatiĝon. Treege necesas tiuj personaj interligoj, interrilatoj en nia movado. — Pri la sukceso de la pasintjara varbado tiucela mi nenion aŭdis. — La Gek-doj en Magdeburgo k ĉirkaŭaj vilaĝoj estas pretaj gastigi Gek-dojn eksterlandajn unu aŭ du semajnojn. Sola kondiĉo estas antaŭa korespondado. Skribu al Oto Koldic, Magdeburg-S, Fuchsberg 3 a. (14 624).
IFETT-Konferenco.
En Praha okazos je la 11. k 12. aŭgusto internacia konferenco de la Internacia Fed. de Esp-istaj Trafik- k Transport-laboristoj (IFETT). Partoprenemuloj anoncu sin ĉe K-do Jos. Pech, Houškova 4, Plzen, Ĉeĥoslovakio, kiu prizorgas la loĝej-aferojn ktp. Detalajn sciigojn donas la Internacia Oficejo en Wien, Geistingerg. 1, 6/16.
EKSTER NIA MOVADO
Gvidantaj polaj esp-istoj alvokas la tutmondan esp-istaron al la organizado de interŝtata plebiscito (popolara voĉdono) por esp-o. Per komuna agado la ŝtatoj estu instigataj promesi pogradan enkondukon de esp-o en lernejoj (devige) k la plej diversaj societoj subtenu siaflanke la pledon ĉe la klerigaj ministerioj.
La Estonia ŝtata registaro decidis (18. II.) permesi al ŝtataj oficistoj, sciantaj esp-on, porti sur uniformo esp. insignon surbruste maldekstraflanke.
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
B. Kandidov, Eklezio k Oktobra Revolucio. El la rusa trad. I. Miŝin. Ekrelo, Leipzig. 1931. — 30 pĝ. Form. 11×14. Prezo 0.20 mk. g.
La aŭtoro priskribas la rolon de la eklezio antaŭ la revolucio, dum la revolucio, la rolon de l’patriarko Tiĥon, kiu organizis la batalon kontraŭ la soveta regado, la eklezian fuŝagadon dum la malsatego en 1921, en Siberio, ĉe la militfrontoj helpe al la blankaj armeoj. La lingvo de l’traduko estas klara k bona.
Sten Bergman, Tra sovaĝa Kamĉatko. Tradukis el la sveda Birger Gerdman. Eldona Societo Esperanto, Stockholm. 276 pĝ. Form. 14×21. Prezo broŝ. 4,50 sv. kr., tole bind. 6 kr. Vivoplena rakonto pri aventuraj veturoj dumvintraj tra nekonata lando kun strangaj popoloj. Ilustrita k presita sur bela papero.
M. Ŝejnman, Moralo religia k Moralo proleta. El la rusa trad. P. Gavrilov. Ekrelo, Leipzig. 1931. — 30 pĝ. Form. 11×15. Prezo 0.20 mk. g.
Eklezio estas nepre necesa por la savo al la homaro, diras la pastroj; sekve ĉio, kio servas al la Eklezio, estas morala k bona. Partio estas nepre necesa por la savo al la Proletaro, diras Ŝejnman, k sekve ĉio, kio servas al la Partio, estas morala. Tia kompreno pri moralo estas simpla k facile komprenebla eĉ de neinteligentaj homoj. Pri la rezultoj de tiaj „moralaj“ principoj oni observu tion, kio okazas en eklezioj k partioj.
Leono Vienano: Esperanto per Esperanto. Lernolibro laŭ rekta metodo. Eld.: N. Ŝapiro, Varsovio, Nowolipki 8. Form. 13×18. — 68 pĝ. Prezo z. 1.75 aŭ 0.20 dol. (Poŝtĉeko: 16 562, Warszawa).
Libro prilaborita laŭ la metodo de nia „Petro“, sed malpli ampleksa k ne bazita sur kontinua rakonto. Mankas la pritrakto de kelkaj lingvaj k gramatikaj formoj. Ni notis la rekomendon de „-io“ kiel finaĵon por landnomoj. La preso estas iom primitiva, k ne ĉiuj el la multaj preseraroj estas korektitaj en la aldonita folieto. Sur p. 33 (piednote) estas erar-uzita „okazi“ anst. „esti uzata (aplikata)“.
N. B.
La Simpla Esperanto. Lernilo por hungarlingvanoj en 16 facilaj lecionoj de d-ro Szilagyi Ferenc. Eld. Literatura Mondo, Budapest. Prezo (kun hung. ŝlosilo) 0.26 dolaro. 40 pĝ. Form. 15×22.
Ne konante la ĝisnunajn hungarlingvajn lernilojn, mi ne scias, ĉu ĉi tiu estas la plej bona; almenaŭ estas konstatinde, ke la libro malgraŭ sia negranda amplekso entenas multe da instrumaterialo, kiu estas lerte prezentita kun belaj, plejparte amuzaj ilustroj. La perbilda instrumetodo sin trudas. La landnoma finaĵo rekomendata estas lando.
N. B.
Nyckel till Esperanto. 32 pĝ. Form. 7×10½. Prezo 10 oeroj. Laŭ la normoj de I. C. K. eld. Eldona Societo Esperanto, Stockh. (9-a eld.) — La konata „Ĉefeĉ“-ŝlosilo por svedlingvanoj, tre klare presita. En malpli ol 2 jaroj estas venditaj da ĝi 20 mil ekz-oj!
Hillar Sakaria: Enkonduko en la pedagogion (Historia skizo). Eld. Esp-Instituto de Estonio, Tallin. 20 pĝ. Form. 11×18. Prezo: 0.50 mk. g. aŭ egalvaloro. — En tre konciza, sed klara k komprenebla formo estas skizita la evoluo de l’pedagogio, k ĉiuj eminentaj pedagogoj, de Sokrato ĝis nia epoko, pasas antaŭ ni kiel en enciklopedio, k ni ekscias pri tio, kion ili faris por la progreso en la eduka fako. Tre rekomendinda k utila broŝuro.
N. B.
M. Kidosaki, Zamenhofa Legolibro: Kolekta eldono. Japana Esp.-Instituto, Tokio-Uŝigome. 1931. — 144 pĝ. Form. 13×19 cm. Prezo: 1.50 sv. fr.
Tre bele presita estas tiu ĉi libro, kiu entenas ekstraktojn el originaloj k tradukoj de Zamenhof k ankaŭ diversajn artikolojn pri la aŭtoro de esp-o. Aldonita estas bela portreto.
Kazimierz Smogorzewski: Pol-Pomeranio. Trad. el la franca S. Grenkamp. 130 paĝoj. Formato 17×25. Eldonejo Esperantista Voĉo, Jaslo (Polio). Prezo: fr. sv. 2.50.
Kiu ne ankoraŭ povas imagi al si senlandliman socion k kiu sekve interesiĝas pri problemoj de ŝtatlimoj k de nacia supereco, ligitaj kun imperiismaj interesoj k politika disdivido de teritorioj, en kiuj estas parolataj du aŭ pli da diversaj naciaj lingvoj, tiu trovas en ĉi tiu libro (ilustrita per 22 entekstaj k 4 plurkoloraj ekstertekstaj kartoj) abundan dokumentan materialon. Unu el la esencaj konkludoj de l’aŭtoro estas, ke „Pol-Pomeranio garantias la sendependon de Polio“ k „naciistoj ĉu socialistoj (t.e. en Polio — N. B.) estas absolute konvinkitaj, ke la germanapolaj limoj estas humane justaj, politike vivipovaj, ekonomie sanaj. Se tiu mallarĝa fenestreto . . . estus minacita, tiam ĉiuj polaj civitanoj defendus ĝin per ĉiuj rimedoj, kiel oni defendas tion, kio estas la plej kara en la mondo: la rajton al vivo.“
La traduk-lingvo estas bona; evititaj estas malnecesaj neologismoj.
N. B.
Okamoto-Rikici: Evangelio de Sinkompletigo. Belisma Koopera Kulturejo. Adr. de l’aŭtoro: Tomioka-mura, Ŝuntoo-gun, Ŝizuoka-ken, Japanio. 43 pĝ. Form. 12×18. Prezo 0.25 jen-o.
En ĉi tiu VI-a volumeto de sia „evangelio“ O-Rikici asertas, ke la naturo ekregas plene nur kiam la spirita korpo (t. e. ia senmortaĵo) estas kompletigita. Sinkompletigo estas la tasko de Belismo. Belismo estas antropologio k nova religio sen temploj. „Kvankam en Belismo ne ekzistas idolo nek rito, tiu, kiu postulemas formalon, intuicio, sinekzamenu, pursentu k sin konfirmu aŭ antaŭ aŭ post manĝado aŭ ĉe en- aŭ el-litiĝo.“ Cetere la aŭtoro opinias, ke ĉiuj ĝisnunaj privivaj konceptoj estis eraraj; nur ĉi tiu lia evangelio estas la vera vero! !
N. B.
La Internacia Labora Organizaĵo. Konstitucio, Agado, Rezultatoj. Int. Labora Oficejo, Ĝenevo, 1932. — 8-paĝa faldprospekto, kiu klarigas la funkciadon de la Internacia Labor-Oficejo k montras per karto ĝian disvastiĝon.
Serrurier: Vers l’unité d’action du prolétariat par son unité organique Edit. „Pour le prolétariat“, 47, rue Charles Meert, Bruxelles. 104 p. Form. 12×17. Prezo ne indikita.
[REKLAMO p.11] La Memoron plifortigas k perfektigas laŭ metodo trifoje premiita de la Pariza Akademio Prof. de mnemoniko D. FAJNŜTEJN-VILNO, Zawalna 15 (Pollando). Dank’ al mia metodo, bazita sur leĝoj de psikologio, fiziologio, logiko k pedagogio, la MEMORO restariĝas ĉe tiuj personoj, kiuj ĝin perdis, pliboniĝas ĉe tiuj, kiuj havas malbonan k perfektiĝas ĉe tiuj, kiuj havas bonan; samtempe foriĝas la DISTRECO k maldiligento, fortiĝas la VOLO k pliboniĝas ĉiuj psikaj kapabloj ĉe personoj ĉiuaĝaj. Postulu senpage prospektojn de la memorfortiga kurso en esperanto.
— página 12 —
206 SENNACIULO
RADIO-PROGRAMO:
30. junio: 22.05—22.15: Valencia, 266 m, babilaĵoj (samhore: 7. 7.) 22.30—22.40: Breslaŭ-Gleiwitz, 10 min. esp. por laboristoj (same: 7. 7., 14. 7.)
2. julio: 20.15—20.25: Lyon-la-Doua, 466 m, parolado (same: 9. 7., 16. 7.)
5. julio: 20.00—20.10: Tallinn, Tartu, informoj (same: 12. 7.) 22.05—22.30: Leningrad, 1000 m, informoj (same: 12. 7., 15. 7.)
7. julio: 21.00—21.20: ? Kaunas — parolado.
16. julio: 18.40—19.00: Bratislava, 278,6 m, historio de l’slovaka popolo.
SAT en Britio.
Ĉiu lojala SAT-ano en Britio aliĝu al SATEB por starigi fortan asocion, kun jenaj celoj: 1) Varbi por SAT, 2) organizi propagandsekciojn en diversaj sindikatoj ktp., 3) disvastigi la propagandon ĉe la tuta laboristaro en Britio.
Petu informilojn de SATEB, 13, Dewsbury Rd., London N. W. 10.
NIA POŜTO
J. S. P. — Via informo havas nur lokan intereson; aliparte, kial do kulpigi la pastron? La gepatroj estas unue kulpaj: kial do ili sendis siajn infanojn al pastroj? Tiaj uloj ne ekzistus, se forestus kreduloj. — E. L.
10 634. — Gratulon pro via fervoro! . . . Sed la poemoj, malgraŭ la bona intenco, ne havas sufiĉan literaturan valoron por aperi en „LNE“.
[REKLAMO p.12] La pliperfektigita Heroldo trovas la aplaŭdon de ĉiu abonanto. Ĉu vi jam vidis numeron el 1932? Se ne, petu senpagan specimenan numeron. Pli bone estas, se vi mendas provabonon por unu monato je la prezo de 0.80 gmk. aŭ 1.— svfk. Dum tuta monato vi havos okazon, prijuĝi la semajnan organon de la Esperanto-movado. Krome vi rajtas enpresi senpagan korespondanonceton. Post unu monato vi fariĝos daŭra abonanto! Samtempe postulu katalogojn pri esperanto-literaturo. Mendu ĉe la Administracio de „Heroldo de Esperanto“, Köln, Brüsselerstr. 94, Germ.
Lea-grupo Schiedam (Holando).
Okaze de la unujara ekzistado — 24. VI. 32 — de la grupo ni aranĝos letervesperon. Gek-doj, skribu multnombre, ni certe respondos. Adreso: C. v. Gink, Prins Mauritsstraat 24, SCHIEDAM-Holando.
NEKROLOGO
Mortis pro stomaka malsano K-do Viktor Juŝkeviĉ el Sovetio. Li havis la SAT-matrikulon 5041 k estis fervora membro, pri kies morto tre ĉagreniĝas tute aparte pluraj amikoj de SAT en Sovetio. Honoron al lia memoro!
KORESPONDADO
Unu enpreso, simpla trilinia anonceto kostas 0,80 mk. g., ĉiu plia linio 0,50 mk. g. — Grandaj anoncoj kun kadro: po kv. cm. kostas 0,20 mk. g. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L=letero, PK=poŝtkartoj, PI=poŝtkartoj ilustritaj, PM=poŝtmarkoj, bfl.=poŝtmarko sur bildflanko, kĉl.=kun ĉiuj landoj, esp-ajo=esperantaĵo.
BRITIO
K-dino M. Shanley, 21, Summer Str., Nelson, ricevis tiom da let. pro sia anonco, ke ŝi bedaŭrinde ne povas respondi al ĉiuj.
FRANCIO
K-do P. Chirol 25 rue Parmentier, Drancy (Seine), L. PK. PM, ĉefe pri klasbatalo, radio, sporto kĉl.
GERMANIO
K-dino Klara Schille, Roonstr. 17, Reichenbach i. V., koresp. kun eksterlandaj K-dinoj.
15 gekursanoj de grupo Potsdam aranĝos la 30. 6. 1932 letervesperon. Gek-doj skribu multnombre! Resp. gar. Adr.: K-dino Rettke, Priesterstr. 18, Potsdam.
10 SEA-grupanoj koresp. kĉl, pri ĉ. temoj. Resp. nepre garant. Skribu multnombre al: K-do Georg Hönninger, Am Amselschlag 30, Fürth/Bavario.
Kelkaj esp. lernantoj, kiuj ĵus finis la kurson koresp. kĉl, L, PI, PM, fotoj, esp-ajoj. Adr.: Diedr. Rickens, Seilerstr. 22, Bremen.
Laborista Esperanto Grupo serĉas por siaj membroj eksterl. gekorespondantojn. Resp. garant. Adr.: W. Höfer Amalienstr. 73, Fürth Bavario.
Balkanlandanoj atentu! — Sat-ano 15 413 (Hohenstein-E.) intencas ĉi tiun someron travagadi viajn l. Eluzu la okazon konatiĝi kun eksterlandano.
Socialista Esp. Grupo koresp. kun alia grupo. Al ĉ. ni nepre unufoje resp. Pref. temoj: politiko, ateismo, sporto; interŝ. fotojn, gaz., esp-ajojn. Skribu al: Walter Dietze, Rossplatz 9, Liebertwolkwitz ap. Leipzig (por Soc. Esp. Grupo).
K-dino K. Schröter, Lomnitz 162 i. Rsgb., kun Gek-doj el ĉ. landoj, pri ĉ. temoj, L, PK, PI.
10 Gek-doj el la grupo (Neckargartach) koresp. kĉl. Certe resp. Adr.: Richard Heller, Neckargartach/Wttbg.
LITOVIO
K-do V. Rakauskas, Videniškiu p. as. Varniškis, kĉl, interŝ. PM kun legantoj de „La Lernanto“.
NEDERLANDO
K-do M. v. d. Horst (18 j.), Rösener Manzstrato 156, Rotterdam, kĉl.
K-do J. C. Verboekent (librotenisto, 25 j.), Bilderdijkstr. 35-bis, Utrecht, kĉl, pri ĉ. temoj, L, PI.
K-do A. Huisman, Zeeburgerdyk 148 huis, Amsterdam (O), kun Gek-doj ĉl., Nepre respondos.
SOVETIO
K-dino Ola Logwin, Komsomolska 58, Lubni, Ukrainio, dez. ricevi interŝ. SAT-jarlibrojn el jaroj 1928, 1929/30, 1932.
K-do N. S. Osipov, Tverskaja 29, kv. 53, Moskvo-9, dez. kor. k interŝ. librojn k muziknotojn.
K-do Voldem. Gric, Potapovskij per 5, kv. 14, Moskvo-C. (22-j. telefonteknikisto), prefere kun fotoamatoroj el ĉl.
K-dino Vajnbaŭm V. (21-j.), konstru-studentino, ul Engelsa 10, Baku, stenogr. dez. kor. kĉl, pĉt.
USONO
Adresŝanĝo. — K-do Maxim Rummel, Hunter Str. 422, Long Island, loĝas nun: 587 Park Ave., Brooklyn, N. Y., bv. noti tion en jarlibro.
PROLETARO TUTMONDA!
Vizitu nin, skribu aŭ sendu materialon okaze de nia 20-jara grupfesto la 6. k 7. de aŭgusto. Ni speciale bezonas politikan k pedagogian materialon por nia ekspozicio. Ni garantias respondon k tranoktejon!
Espero-Wurgwitz (Dresden).
Al Prof. de mnemoniko D. Fajnŝtejn en Vilno:
Estimata Sinjoro Profesoro!
Antaŭ tri semajnoj mi finis vian perkorespondan memorfortigan kurson k kvankam al mnemonikaj ekzercoj mi povis dediĉi nur minimuman tempon, tamen mi estas vere ravita pri la sukceso atingita.
Mia memoro fariĝis nun rapida, daŭra k obeema al la volo; la rapideco de psikaj reakcioj pligrandiĝis, la koncentrigo de l’atento fariĝis vere mirinda k kiel rezulto de ĉio supredirita: treege pliiĝis la produktivo de la laboro.
Permesu, sinjoro, ke per tio ĉi mi esprimu al vi mian varmegan dankon. Mi deziras al vi, ke via bonfaranta metodo trovu siajn adeptojn en kiel eble plej vastaj rondoj de la socio.
Altestime I. SILBERBERG studentino de la Supera Instituto de Komerco en Antverpeno.
Antverpeno, str. Nottebohm No 26 Belgujo.
ENHAVO
| paĝo | |
|---|---|
| Deportiĝo de fremduloj el Usono | 195—197 |
| Ŝtutgart, la kongresurbo, en la laborista movado | 197—198 |
| Politika k ekonomia vivo en Latvio | 198 |
| El Ĉinio | 198—199 |
| Letero el Britio | 199 |
| Paroloj ne sufiĉas | 199 |
| Stranga sinteno de aŭstria sindikato | 199—200 |
| Mi volus fariĝi prostituino | 200 |
| Mi volas scii | 200 |
| La klasbatalo tra la mondo | 201 |
| Diskutejo | 202 |
| Sennaciula liberpensula paĝo | 202—203 |
| Tra Esperantio | 204—206 |
[REKLAMO p.12] Internacia Ligo de Virinoj Por PACO kaj libero (franca). La Roŝela Sekcio organizinte 3 esp.-kursojn, dez. por gejunuloj k maturuloj internacian koresp. — L, PK, PI, Fotojn — Adr.: F. Chamarre, 64, Av. de Metz, La Rochelle.
Presejo Oscar Wettig, Gelnhausen (Germanio)
N.º 391, 14 de julio de 1932
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
8-a JARO, N-o 391 — LEIPZIG, 14. / 7. 1932
[BILDO p.1 | 28,2,71,10] La emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» antaŭ terglobo kun meridianoj.
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
APERAS dusemajne | REDAKTEJO: 14, av. de Corbéra, Paris 12e. – GVIDANTO: E. Lanti. – SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. – ADMINISTREJO: R. Lerĥner, Kolmstr. 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS dusemajne
RAPORTARO DE LA PLENUM-KOMITATO DE SAT
por la periodo de 1. VII. 1931 ĝis 30. VI. 1932.
A) RAPORTO DE LA DIREKCIO.
Niaj mortintoj. Ni estas informitaj pri la morto de jenaj Gek-doj: Tiĥon Golovin el Sovetio (ĝis sia morto aktiva SAT-ano), polia studento J. K., kiu memmortigis sin, Marta Boxhammer, Dresdeno, modele aktiva SAT-anino, K-do V. Juŝkeviĉ, fervora membro el Sovetio. Laborante plue kun fervoro por nia organizo, ni honoras plej laŭcele la memoron de tiuj Gek-doj!
Konsisto de Direkcio k P. K. (Plenum-Komitato). Laŭ propra propono de la P. K. ĉe la XI-a Kongreso ni aranĝis kiel eble plej frue post la Kongreso referendumon pri fido aŭ malfido al la nuna P.K. k speciale al K-do Lanti, pro la malnoblaj atakoj direktitaj ĉefe kontraŭ tiu K-do. La rezulto de tiu referendumo (publikigita en la n-o 376/77 de „S-ulo“) estis klara esprimo de aprobo k fido (877 voĉoj por, 171 kontraŭ, ĉe 1071 voĉdonintoj el 2045 aktivaj membroj).
Dum la raportjaro eksiĝis pro troa okupiteco unuflanke, forloĝiĝo aliflanke el la Direkcio K-doj Aber k Marso, kiujn anstataŭis K-doj Devaren k Bartelmes, laŭorde elektitaj en kunveno de la Pariza SAT-anaro (22. febr. 1932). K-do Stej (Bournemouth) eksiĝis aliflanke el la P. K. deklarante en sia letero de la 23. 5. 32, ke li trovas necese fordoni ĉian aktivan partoprenon en la politika k esp-a movado pro profesia studado.
La Direkcio kunvenis regule ĉiudusemajne k faris siajn decidojn preskaŭ ĉiam unuanime. Gravajn decidojn ni submetis antaŭe al la prijuĝo de la ceteraj anoj de la P. K., sen kies principa aprobo nenia grava paŝo estis farata.
Rilatoj kun Ĝ. K.-aro (Ĝen. Konsilantaro), K. K. (Kontrol-Komitato), Statutkomisiono k Literatura Sekcio. En febr. 1932 ni informis la Ĝ.K.-aron pri nia agado; al tiu cirkulero respondis nur 2 anoj el la malmultaj, kiuj restis post la foriĝo de l’sovetianoj, kiuj lastaj prezentis grandan elcenton el la malnova instanco. La situacio de l’Ĝ. K.-aro estos debat-objekto dum la pritrakto de l’Statutkomisionaj proponoj.
Niaj rilatoj kun la Kontrol-Komitato, — kies elekto estis validigita definitive per referendumo la 5. XII. 31, post kompletigo per tria ano en kunveno de Bruselaj SAT-anoj de 10. 9. 31, estis normalaj. Pri ĝiaj kunvenoj ni ricevis protokolon.
Kun K-do de Bruin, kiu sekretariis por la en la lasta kongreso elektita Statutkomisiono, ni havis dum la lastaj monatoj ampleksan korespondadon k opini-interŝanĝon rilate la malfacilan ellaboron de nova Asocia Statuto. Necesas rimarkigi, ke K-do de Bruin anstataŭis, laŭ nia peto, en tiu laboro K-don Platiel, kiu estis elektita kiel sekretario en Amsterdamo, sed kiu ne povis plenumi sian taskon pro forvojaĝo. Pro tio okazis prokrasto en la pretigo de la teksto.
Kun la sekretario de la Literatura Sekcio, por kies starigo ni alvokis en la n-o 378/79 de „S-ulo“, K-do Baranyai, ni ankaŭ restis en daŭra kontakto. La malfaciloj en la vigligo de tiu fako estas esence financaj.
Rilatoj kun Administracia Komisiono. Ŝparplano. La reorganizado de l’financa plano estis la plej urĝa laboro, kiun ni entreprenis sur la bazo de la proponoj de la Adm. Kom., tuj kiam ni sciis pri la rezulto de la referendumo. Por efike ekvilibrigi la buĝeton, ni decidis pri provizora dusemajnigo de Sennaciulo (decido aplikita ekde oktobro; kun malaltigo de l’abonprezo ekde januaro); ni decidis pri ŝparoj en la administra aparato: provizora maldungo de K-do H. Platiel, konfirmita komence de septembro; mallongigo de l’labortempo kun konforma salajra redukto por la ceteraj oficistoj en la Administrejo, k ankaŭ por K-do Bartelmes en la Redaktejo. En junio 1932 estas decidite, interkonsente kun la Admin. Kom., ke K-do Lerĥner sola faru la admin. laboron dum la someraj monatoj. Bonvolan, senpagan helpon li ricevos de Lajpcigaj K-doj por la ekspedo de la gazeto k eventuale en okazo de neceso.
Tiu ŝparado estis tiom pli necesega, ke post ŝanĝo de la presejo de „S-ulo“ en aŭgusto 1931, la ĝisnuna „laborista“ presejo „Neudrag“ rifuzis ĉiun pagprokraston rilate la ŝuldon de 3500 mk.germ. k eĉ komencis proceson (komence de oktobro) por pagigi al si per unu fojo la ŝuldsumon. Por eviti la altajn proceskostojn, ni klopodis urĝe pri kolektado de la bezonata sumo k sukcesis en niaj klopodoj, ricevante monon prunte per la interveno de kelkaj K-doj.
Ni klopodis ankaŭ pri malkara presejo, k tiurilate turnis nin al K-doj en Aŭstrio k Hungario, sed fine devis konstati, ke la oferto de nia nuna pres-
— página 2 —
208 — SENNACIULO
ejo de „S-ulo“, O. Vetig en Gelnhausen, estas la plej kontentiga rilate la gazeton — post kiam ĉi tiu firmo ankoraŭ cedis rilate la prezon (kvankam la cedo ne atingas la aŭstrian oferton). Ĉefe malakceptinda estis la postulo de la aŭstria presejo, pri unujara kontrakto, pri kiu ni malkonsentis pro evtl. inflacio. Krome la pagokondiĉoj ĉe Vetig estas favoraj k ekspedo el Aŭstrio de la gazeto malsimpligus la kontrolon. Pri libropresado ni tamen eluzis oferton el Aŭstrio, sed ne estis kontentigataj rilate la liveradon de l’ presaĵo. Unue la presejo mem prokrastis longe la liveradon, k due la doganaj ĉikanoj estis aparte tedegaj: nia administra sekretario, K-do Banmer, perdis multajn horojn, sin okupante pri tiuj prodoganaj formalaĵoj. La pli k pli grandiĝantaj baroj en la internaciaj rilatoj signifas krome financan malprofiton por la Asocio, ĉar tiaj neantaŭviditaj ekstraj elspezoj ne estis enkalkulitaj ĉe la fikso de la prezoj por niaj eldonaĵoj.
Ankaŭ ni devas mencii ĉi tie la tielnomatan „libromonaton“ (aranĝitan en novembro), dum kiu ni speciale malkare ofertis niajn eldonaĵojn por senprokraste ricevi iom da kontanta mono en la kason.
Laŭ instigo de K-do Veder, vickonsilanto, ni pritraktis la eblojn de translokigo de la Administrejo el Lajpcigo al Parizo, pro la pli k pli minacanta faŝisma danĝero en Germanio. La Lajpcigaj Admin.-Komisionanoj tamen en sia kunsido de 27. I. 32 esprimis sin optimiste rilate al la situacio k en letero de 19. 3. 32 konigis, ke ili transprenas la garantion pri sekurigo de la havaĵo en okazo de danĝero.
La Breĉo. Por forigi la deficiton estigitan per la rabo de la CK SEU, k por ke la ŝarĝo ne nur restu sur la ŝultroj de kelkaj malmultaj K-doj, pruntintaj grandajn sumojn por savi SAT de bankroto, ni ĉe la komenco de la efektivigo de l’ŝparplano alvokis por kolekto de monsumoj, kie ajn la eblo prezentiĝas, por „ŝtopi la breĉon“. La rezulto de tiu kolektado estis ĝis la 15. VI. 32 proks. 1100 mk. g., sumo — kvankam nesufiĉa ankoraŭ, tamen atentinda, ĉar amasigita el multaj malgrandaj donacoj, en tempo speciale malfavora k peniga por la proletoj.
Oni devas scii, ke eĉ la neŭtrala U.E.A., kiu havas k ĉiam havis pli altan membronombron ol nia Asocio k pli altajn membrokotizojn, krome disponas pri garantia kapitalo el heredaĵo de Hodler, k kiu ne spertis rabon kiel SAT, estis devigata en ĉi tiu jaro alvoki por monhelpo. La paĝaro de ĝia nur monate aperanta organo konsiderinde malpliampleksiĝis. Laŭ diroj de l’centra kasisto la monhelpoj ricevataj servas entute por kovri la perdon kaŭzatan dum 1932 el la falo de la monkurzoj. Ĉi-okaze ni petas interesiĝantojn, ke ili komparu la kostojn por la mastrumado de UEA kun tiuj de SAT.
Jarlibro. Informilo por aspirantaj membroj. Ni sukcesis aperigi la Jarlibron en komenco de aprilo. Ĉar en 1931 ne aperis Jarlibro, ni decidis publikigi en ĝi ne nur la adresojn de tiuj, kiuj pagis almenaŭ la unuan duonon de la kotizo por 1932, sed ankaŭ de tiuj, kiuj pagis la tutan jaron 1931 k ne estis eksigitaj aŭ mem eksiĝintaj el la Asocio.
Cedante al deziresprimo de diversaj aspirantaj membroj, ni eldonis komence de majo la unuan n-on de informilo por la aspirantaj membroj, kun la celo konigi al ĉi lastaj, kiuj ne ricevas „S-ulo“-n, la ĉefajn okazojn en la organizo. Tiu eldono ciklostilita estas projektita kiel trifoje jare aperanta; sekve la dua n-o aperos en septembro k informos la aspirantajn membrojn pri la rezultoj de la Kongreso. Certe tiu aranĝo iom kompensas fervorajn K-dojn, kiuj pro aparte malfavoraj cirkonstancoj nuntempe ne povas legi „S-ulo“-n.
Ŝtutgart en la Historio:
Kamparana ribelo en la Ŝvaba lando.¹
Dum Ev’ laboradis k Adam’, kirielejs, Nobel’ kie estis do tiam? kirielejs. Al atak’, el bivak’, Ruĝan kokon metu ĉe l’ monak’.
[BILDO p.2 | 37,53,67,73] Malnova gravuraĵo: kamparano svingas ilon super la kapo kontraŭ alia viro, kiu falas; malantaŭe svarmo de batalantaj kamparanoj kun lancoj kaj standardoj.
Depost jarmiloj homoj vivas en mizero k malbonstato, k depost jarmiloj la mizeruloj estas devigataj, batali por povi vivi. Malbonege estas, ke la tajloro ne havas vestaĵojn, la ŝuisto ne taŭgajn ŝuojn. Sed plej bedaŭrinde estas, se la kamparano, per kies laboro vivas la burĝo, proleto, pastraĉo, soldato k imperiestro, mem ne posedas sufiĉe da nutraĵoj. Se lando konsistas preskaŭ nur el kamparanoj, kiuj estas turmentataj k ekspluatataj ĝissange de grupoj da facilanimaj korteganoj, tiam ve al tia lando!
La malriĉuloj estas malpostulemaj, ili ne volas palacojn k nenian lukson, sed ili volas vivi dece. Por la homa liber-batalo ekzistis dum ĉiuj tempoj nur la celo, ebligi al ĉiu homo laŭ sia estado kiel homo vivon homindan. La celo estas la sama, nur la bataldevizoj varias ĉiam laŭ la historia periodo. Hodiaŭ laboristoj k kamparanoj batalas por la posedo de l’produktiloj, por la socialismo, k antaŭ 500 jaroj la germanaj kamparanoj batalis sub la standardo de l’kruco „por la liberiĝo de la kristana homo“. Netolerebla estis la ekspluatado fare de la nobelaro k klerikularo. Multegajn sumojn postulis la brila, pompa kortega vivo de l’diboĉa duko Ulriko fon Virtembergo. En la libro de d-ro V. Cimerman (Zimmermann) „La granda germana kamparan-ribelo“ ni povas legi:
„Ĉiujn elspezojn la popolo devis porti sola. La kortegservantojn, forstmastrojn k forst-servantojn liberigis la duko de impostoj k devigaj servoj spite malnova tradicio k kontrakto, k krom tio la popolo estis fitraktata ĉiutage per atakoj al sia honoro k propraĵo. Per ĉevaloj k hundoj la dungitoj k ĉasistoj invadis la kampojn k vinberejojn de l’burĝo k de l’kamparano, kiuj jam suferis pro la sennombraj ĉasbestoj, precipe la aproj. La vinkulturisto, kies vinberejo dum la aŭtuno estis difektita de la birdoj, estis punata senindulge, senkompate, se li kaptis birdon aŭ mortpafis malutilan ĉasbeston. En la arbaro, sur la paŝtejo k en la fiŝakvo de la komunumoj oni prenis iom post iom iliajn malnovajn rajtojn, k princaj servistoj k korteganoj alproprigis al si mem la rajton, kiu apartenis al la komunumoj. En la komunumajn administraciojn, kiujn rajtis okupi komunumanoj mem, la korteganoj aŭ la plej superaj kanceliaristoj, ignorante la proteston, nomis siajn servantojn aŭ tiajn, kiuj pagis al ili por tio. La dukaj oficistoj konsideris siajn funkciojn sole kiel profitfonton. Ili ne nur estis subaĉeteblaj, sed postulis eĉ donacojn; ili estis malkleraj k netaŭgaj, sed elpensemaj por novaj turmentoj, por elpremi por si mem monon. Ili estis senhontaj k regaĉemaj, malhumilaj k kruelaj kontraŭ la popolo.“
Post 14-jara regtempo la lando de l’duko Ulriko estis elsuĉita k krom tio ĝi havis ŝuldojn, la unikan sumon de unu miliono da guldenoj. Oni ŝanĝis
¹ Ĉefurbo estas Ŝtutgart.
— página 3 —
SENNACIULO — 209
La kontakto kun sovetianoj restis malfacile efektivigebla, k la plej severa kontrolo fare de la cenzuro preskaŭ malebligis niajn klopodojn resti en konstantaj rilatoj kun eĉ malmultaj K-doj el tiu lando. Ni tamen iel sukcesis, laŭ sufiĉe elspeziga maniero, konservi ian interligon, ne sen oferoj cetere de la flanko de la sovetiaj K-doj, kontraŭ kiujn, ĉe malkovro de la rilatoj, CK SEU per kalumnioj k denuncoj senkompate elpaŝis. Tiel, ekz., estis publikigitaj faksimiloj de SAT-membrokarto k leterkovertoj en la ruslingva organo de SEU por denunci K-dojn, kiuj deziras teni fidelon al SAT, k ili estis devigataj deklari publike sian malsolidariĝon kun ni, por ne ricevi „lupan pasporton“, kiel unu el ili sin esprimis.
Malgraŭ ĉio, ni estas bone informataj, ke en normalaj cirkonstancoj la plimulto da K-doj en Sovetio estus kun ni. Tion cetere bone konscias CK. de SEU mem, kiu dediĉas multajn paĝojn en siaj eldonaĵoj por kalumnii nian organizon k tiel provi erarigi niajn fidelajn amikojn, kiuj ne povas aŭdi nian voĉon.
La Nova Epoko. Reaperigi tiun ĉi eldonaĵon kiel memstaran revuon estis k restas esence nia celado; ni ne sukcesis en tio ĉi-jare, pro la krizo k sekva65 nericevo de sufiĉa monsubvencio k abonantaro. Ni tamen menciu ĉi tie aparte la oferemon de nia presisto Vetig, kiu garantiis la necesan sumon por la unua kajero, k de la Stokholmaj SAT-anoj, kiuj garantiis simile por la dua. En marto ni definitive decidis pri la reaperigo k apermaniero de la revuo: dumonata ĝi estas, anstataŭ unu n-o de „S-ulo“ ĝi aperas, k estas liverata al ĉiuj „S-ulo“-abonantoj senescepte, en amplekso de almenaŭ 20 paĝoj. Komence de aprilo aperis la unua kajero, en junio la dua. Nia espero estas akiri per la eldono de belaspektaj kajeroj sufiĉan kvanton da novaj abonantoj por garantii la daŭran aperon k poste eĉ ĝian aperigon kiel memstaran revuon. Per tio, ke ni alvokis al aparta abonado al la revuo eĉ de „S-ulo“-legantoj, ni havis la eblon senpage disponigi kelkajn ekz-ojn al mizerstataj K-doj.
Libro-eldonado. Ĉar la flua disvendo de libroj sole garantias sanan financan bazon al la Asocio, ni pli ol iam en tiu ĉi krizjaro zorgis pri tio aperigi nur verkojn facile disvendeblajn k cetere ankaŭ vere bezonatajn. Tiel ni presigis, anstataŭ reeldoni la antaŭan „Ni Legu“, novan „Unua Legolibro“ prilaboritan de K-do Bartelmes, la redaktoro de „S-ulo“. Plie aperis nova eldono de PETRO, duoble pli ampleksa ol la antaŭa, kun multaj bildoj ktp., ankaŭ prilaborita de K-do Bartelmes. Aperis ankaŭ, bedaŭrinde tre prokraste, pro la nefidindo de la presisto, la „Protokolaro pri la XI-a SAT-Kongreso“, tre ampleksa broŝuro kun dokumenta valoro. Du libretoj en la kadro de „Biblioteko de Sennaciulo“ estas en preparo, unu prilingva k unu socipolitika, kiuj, parte pro financaj, parte pro teknikaj kaŭzoj, ankoraŭ ne pretiĝis.
La dua eldono de la Plena Vortaro estas necesiĝinta; teknike la laboro estas preskaŭ finita; la verko havos tute novan konsiston k evidentaj mankoj en la unua eldono estos forigitaj en la dua. Sed la kapitalo por la reeldono mankas al ni: la tuta profito el la unua eldono efektive estas foruzita por ŝtopi alilokajn deficitojn en la aparato de la organizo. Tamen la pruntoj faritaj por eviti bankroton, estas nur one repagitaj. Ne ekzistas alia eblo, ol per pruntoj aŭ antaŭpagoj certigi la aperon de la dua eldono.
Bilanco de l’XI-a, preparo de l’ XII-a Kongreso. La bilanco de l’Amsterdama Kongreso elmontris kreditsaldon, kiu estis sufiĉe granda, por ke ni povu decidi pri broŝura eldono de la Protokolaro pri tiu Kongreso. Tiu
la mezurilojn k pezilojn. Per tio la popolo devis porti novajn nerektajn ŝarĝojn.
Jam delonge la popolo murmuris. Rifuĝintoj el la najbaraj regionoj, en kiuj jam estis venkitaj kamparan-ribeloj, agitis kiel spertaj propagandistoj. La premo k la devigo, sub kiuj la kamparanoj estis tenataj, devigis ilin agi sekrete. En burleskokluboj la kamparanoj organiziĝis. Ili elektis kapitanojn, kiuj devigis ĉiun novaliĝinton per manfrapo k disdonis al ili siajn partojn „sur la Luno“, „sur la Netaŭga Grundo“, „en Nenie-hejmo“ k „sur la Malsatdeklivo“.
Dum pasko en la jaro 1514 la kamparanoj el Beŭtelsbaĥ en la Rems-valo marŝis kun sia estro „Gejspeter“ al la rivereto Rems, por tie aranĝi per novaj peziloj la „akvoprovon“.
„Se naĝos la peziloj, tiam pravas la duko, sed se ili dronos, la kamparanoj pravas!“
Sub la gvidado de la jam en la jaro 1503 fondita sekreta unuiĝo „La malriĉa Konrado“ kolektiĝis nun la kamparanoj, konkeris la pli malgrandajn urbojn k fine formis du grandajn rotojn da kamparanoj, la unuan sur la Kapel (Kappel)-monto apud Ŝtutgart k la alian sur la „Anĝelmonto“ apud Leonberg, kiu situas proksimume tri horojn distance de Ŝtutgart. Per hazardo la okupo de Ŝtutgart estis malhelpita. La ĉefa sidejo de l’ribelo estis la Rems-valo.
Kaj nun la kamparanoj eraris same, kiel la plej multaj ribelantoj: anstataŭ agi, ili intertraktis. Per intrigoj k subaĉetoj la traktuloj sukcesis, igi ŝancelaj la kamparanojn. Oni promesis per la kontrakto de Tibingen al la kamparanoj senpunecon k liberan iradon. Tial la ribelintoj disiĝis k iris hejmen. Tiom pli ili estis konsternitaj, kiam subite la de la reganta duko dungitaj helptrupoj el la urboj, el Palatinato, el Badeno, same kiel el la klerikalaj posedaĵoj Konstanco k Virceburgo atakis ilin k okazigis teruran buĉadon.
Per glavo k torturo la duko „plenumis“ la kontrakton de Tibingen, por pruvi al la kamparanoj, kiu estas la sinjora moŝto.
Kiel oni hodiaŭ ne povas satigi per „bluaj fazeoloj“² malsatajn buŝojn, tiel ankaŭ tiutempe oni ne povis plibonigi la mizeran staton inter la kamparanoj k devigis ilin plue batali. La tuta germana lando poste ribeliĝis, kio kaŭzis gravajn interpuŝiĝojn. La germanaj kamparanoj, unue malkontentigitaj k tiam forlasitaj de Martino Luter, defendis sin sub la gvido de Tomaso Mincer k Floriano Gejer obstine; tamen ili estis venkataj pro la komunaj streĉoj de la germanaj urboj k de l’nobelaro.
Ankoraŭ la tempo por la libero ne estis veninta, ankoraŭ la nigra standardo de l’kamparanoj ne rajtis anonci la komenciĝon de nova tempo.
La ŝvabaj kamparanoj estis venkataj en la sanga batalo apud Beblingen per perfido en la jaro 1525 k entute disbatataj. La nombron de la mortintaj kamparanoj oni taksas je 9 000.
Fr. Mering, la konata marksista historiisto, sciigis foje: „La 12 postuloj, kiujn la kamparanoj prezentis, estis nepre laŭ la senco de l’historia progreso; ili postulis la elekteblon k eloficigon de la pastroj fare de la komunum-estraro; likvidon de l’servuto, de l’fiŝkapt- k ĉas-rajtoj de la nobelaro; limigon de l’troaj tributoj k impostoj, redonon de la al unuopuloj k komunumoj ŝtelitaj arbaroj k herbejoj, forigon de l’arbitra juĝistaro k administracio. Ĉiuj tiuj postuloj estis nepre bonaj k justaj.“
La germanaj k speciale la ŝvabaj kamparanoj havas sian revolucian historion k tiu ĉi historio ankoraŭ ne estas finita. Tiutempe la kamparanoj kantis:
„Venkitaj iras ni hejmen je fin’, heja oho! Pli bone nepoj finos ĝin, heja oho!“
Nu bone, hodiaŭ estas la vico de l’ nepoj. Ni ne hontigu niajn antaŭulojn!
Fr. Spilger (17 679).
² T. e. kugloj. — Red.
— página 4 —
210 — SENNACIULO
112-paĝa broŝuro estas senpage liverita al la kongresaliĝintoj, k al ĉiuj membroj (kontraŭ nura kompenso de l’afranko).
Pri la proksimjara kongresurbo ni ne ricevis inviton ĉe la Amsterd. Kongreso; oni aludis pri Parizo, sed ni malrekomendis tiun lokon por 1932, precipe pro tiu konsidero, ke en tiu ĉi jaro okazas tie universala kongreso de l’neŭtraluloj organizata per grandaj financaj rimedoj; en tiaj kondiĉoj nia kongreso estus tute sufokata sub la pli grave efikanta propaganda povo de l’neŭtralula aranĝo.
K-do Lanti rilatis kun svisiaj k aliregionaj K-doj pri eventuala organizado de l’XII-a Kongreso tiuloke, tamen senrezulte; dume ni ricevis inviton (en novembro) de la Ŝtutgartaj SAT-anoj. Ĉi tiun inviton ni akceptis, kiam jam urĝis decidi, la 9. dec. Sen malfaciloj konsistiĝis la Organiza Kongr.-Kom., k en bona interkonsento ni per leterinterŝanĝo kunlaboris kun la O.K.K. k informiĝis pri la preparlaboroj. La laboro de l’O.K.K. estis ja speciale malfacila, ne nur pro la ekonomia krizo, sed ankaŭ pro la politikaj cirkonstancoj pli k pli malfavoraj al nia afero nuntempe en Germanio. La O.K.K. meritas gratulojn pro sia vere SAT-aneca laboremo k plenumo de l’taskoj en tiaj cirkonstancoj.
Informservo. Depost precize du jaroj nun ne funkcias la Informservo. La kaŭzoj de l’nefunkciado estas 1) manko de mono pro konataj kaŭzoj; 2) manko de laborfortoj pretaj sin dediĉi al tiu tasko. Ni rememorigas ankaŭ pri la fakto, ke Besler en Lajpcig, al kiu ni siatempe disponigis multobligilon por la informservo, fripone retenas ĉi tiun aparaton; li ne konsentis, malgraŭ multfojaj personaj klopodoj, transdoni ĝin al nia Administranto.
Pri la refunkciigo de l’Informservo ni havis lastatempe korespondadon kun la estraro de ALLE, kiu konigis cirkulere al la LEA projekton pri siaflanka starigo de peresperanta gazetara informservo laŭ la modelo de l’ SAT-servo. Malgraŭ ke ni mem nuntempe ne povas pensi pri refunkciigo de l’servo pro la jam menciitaj kaŭzoj, ni esperas trovi kontentigan solvon pri la problemo sur la bazo de nova formulo de kunagado inter nia Asocio k la LEA.
L.E.A. k Gotenburga Konvencio: Estas sentebla la tendenco al pli intima kunlaboro inter nia Asocio k la LEA, kiuj akceptis k aplikas la Gotenburgan Konvencion. Ni povas nur ĝoji pri tio k rimarkigas, ke ĉiam ni estis akceptemaj al la komunikoj aŭ informoj, kiujn ni ricevis por publikigi; neniam ni rifuzis lojale plenumi niajn devojn, rilate al la Konvencio. Kaj kiam, ekzemple, ni ricevis de la Nederlanda Federacio de Lab. Esperantistoj la peton aperigi en „S-ulo“ la informojn pri la LEA sub speciala rubriko, sen ia ŝanceliĝo ni ĝin akceptis. Tiu emo al pli intima kunlaborado speguliĝas, kiel konstateble, en la ĉi-apude presita projekto de Statuto. Cetere, je la 4-a de julio ni sendis al ĉiuj estraroj de la LEA-oj leteron, per kiu ni invitis ilin konigi sian opinion pri la organiza demando k fari eventuale konkretajn proponojn.
[REKLAMO p.4] Ĉu vi jam provis instrui laŭ PETRO? La nova, plene reprilaborita k kompletigita eldono permesas ankaŭ al vi instrui laŭ ĉi tiu populara lernilo! 116 paĝoj. Prezo: 1 mk. g. Administracio de SAT, Leipzig.
Estas tre notinda fakto, ke en „La Socialisto“, la organo de ALLE, aperis serio da artikoloj „pri la organiza problemo“; en kelkaj el ili montriĝis plej evidente partieca k nacieca spirito. Ekzemple iu K-do starigis la demandon: „Kian intereson ili (la socialistoj) havas je la superpartieco“. Kaj alia asertas, ke en la nuna organizsistemo „la landorganizoj havu la laboron k SAT la sukceson“. Ni nur notas tiujn strangajn dirojn k ĉi-loke ne komentas ilin.
Estas ankaŭ menciinda la fakto, ke „La Socialisto“ enmetas esperantlingvan materialon, kiu tute ne rilatas al la propagando de esperanto en germanlingvaj regionoj k devus havi lokon en „S-ulo“. Tio havas kiel rezulton konkurencon al nia organo k sekve tute kontraŭas la Konvencion de Gotenburgo, kiun tamen ALLE akceptis.
Precipe kontentigan kunlaboron sur la Konvencia bazo ni atingis kun la Nederlanda LEA (NFLE), kiu rilatis eĉ al interkonsento pri teknikaj aferoj, kia la enkasigado de kotizoj. La ĉefperanto de SAT por Nederlando havas regulan rubrikon en la koncerna LEA-organo. En unu Amsterdama LEA-sekcio aŭtomate ĉiuj membroj per sia kotizpago estas aligitaj al SAT kiel aspirantaj membroj.
„La Lernanto“n aldonas al sia organo nuntempe nur la SLEA (Sveda LEA); sufiĉe grandan kvanton da ekzempleroj mendas ankaŭ F.E.O. (la franclingva LEA) por distribuo ĉe siaj grupoj.
Inter la LEA, akceptintaj la Konvencion k dume ne forpuŝintaj ĝin, ni havis diskutadon pro opinia diferenco nur kun A.L.L.E. (aŭstria LEA), kiu cetere, kiel en pli fruaj, ankaŭ en sia lasta kongreso akceptis rezolucion, per kiu ĝi montras sian preferon por la internacieca organizsistemo k malkonsenton al la nuna strukturo de SAT.
Ni mem ja ne havas la opinion, ke la Gotenburga Konvencio estas io absolute perfekta, k ni tre deziras konkretajn rezultojn tiurilatajn el la intertraktoj ĉe la nuna Kongreso.
*
En pluraj LEA agitadis febre la t.n. „unuigaj komitatoj“, sub kiu nomo — paradokse — sin kaŝas la skismuloj, formontaj sian konkurenc-organizon.
Estas nature, ke la reefikoj de tia agado por la tuta disvolviĝo de nia movado, en nacia kiel en tutmonda skalo, estis tre malavantaĝe sentataj, ke en multaj lokoj la grupa vivo stagnadis, kursoj malsukcesis, ktp. Tiuj kaŭzoj, aldone al la terura senlaboreca krizo k al la fakto, ke SAT estas malpermesita en kelkaj landoj, inter kiuj Sovetio, klarigas pli ol sufiĉe la malprogreson de nia movado.
(Daŭrigo k fino en la venonta n-o.)
Pro la publikigo de la porkongresa raportaro ni devas prokrasti la aperigon de pluraj ricevitaj manuskriptoj ĝis la n-o 393.
Projekto pri nova Statuto de SAT.
ellaborita de la Statutkomisiono, elektita ĉe la Amsterdama Kongreso, k proponata por pristudo al la XII-a Kongreso.
Celo.
- (La unua paragrafo restu neŝanĝita.)
Membreco.
Ekzistas 3 kategorioj da membroj: aktiva, aspiranta, subtenanta.
Povas esti aktiva membro ĉiu persono, scipovanta esperanton, kiu, akceptinte ĉi tiun statuton, pagas la jarkotizon, ĉiujare fiksitan de la Plenum-Komitato (P.K.).
Aktivaj membroj rajtas: A) ricevi la Jarlibron k la oficialan organon de la Asocio, — B) partopreni en ĉiu referendumo, — C) voĉdoni en la Kongresoj, — Ĉ) uzi la ĝeneralajn servojn de la Asocio. Aktivaj membroj do povas influi la gvidadon de la Asocio; ili havas la devon ĉiel laŭpove helpi al la prosperado k bona funkciado de la Asocio.
— página 5 —
La samfamiliano(j) de aktiva membro povas ĝui la samajn rajtojn kiel ĉi tiu lasta, pagante nur la kotizon fiksitan por aspiranta membro. Tiaj membroj tamen ne ricevas apartan ekz-on de la oficiala organo.
Ankaŭ al membroj senlaboraj, aŭ estantaj soldato aŭ malliberulo, kiuj jam dum pli ol 2 jaroj apartenis al SAT k faris multon por ĝi, la PK povas konsenti provizore aktivan membrecon, kontraŭ nura pago de la kotizo de aspiranta membro.
Povas esti aspiranta membro ĉiu persono, scipovanta esperanton, kiu, aprobante la statuton, pro iuj kaŭzoj ne povas pagi la kotizon por aktiva membreco. Aspirantaj membroj ricevas la Jarlibron k rajtas uzi la ĝeneralajn servojn de la Asocio.
Povas esti subtenanta membro: A) lernanto de esperanto, — B) ĉiu persono aŭ organizo, esperantista aŭ ne, kiu deziras subteni la Asocion per monhelpo. Subtenantaj membroj ricevas la Jarlibron k rajtas uzi la ĝeneralajn servojn de la Asocio.
Membriĝo.
- Principe la administra jaro kalkuliĝas de 1. januaro ĝis 31. decembro. La membreco estas definitiva nur post pago de la kotizo. En lokoj, kie jam troviĝas pluraj membroj, oni prefere aliĝu pere de la loka peranto.
Eksigo.
- Estas eksigataj el SAT la membroj, kies agado ne konformiĝis al la Statuto, kiuj intence agis kontraŭ la celoj, principoj aŭ interesoj de la Asocio, kiuj malbonuzis la konfidon aŭ servemon de aliaj membroj. En gravaj okazoj, la eksigoj estas publikigataj en la presorgano. Plendoj kontraŭ iu membro devas esti sendataj al Konflikt-Komisiono, kiu juĝos post la memdefendo de la kulpigito. La eksigito rajtas apelacii, ĝis 30 tagoj post ricevo de la decido. Se necese, la Konflikt-Komisiono komisios al la plej proksima loka membraro (aŭ izolulo) esplori la aferon k raporti. — La K.K. proponas la eksigojn al P.K., kiu havas la findecidrajton.
Organizado.
- La organoj de la Asocio estas: A) Referendumo, — B) Plenum-Komitato, — C) Ĝenerala Konsilantaro, — Ĉ) Kongreso, — D) Konflikt-Komisiono, — E) Presorganoj.
Plenum-Komitato.
La gvidado de la Asocio estas komisiata por du jaroj al P.K. — Ĝi konsistas el 6 membroj loĝantaj en la sama urbo. — La pagataj oficistoj de la Asocio povas esti P.K.anoj, sed ne rajtas voĉdoni pri aferoj koncernantaj sian propran situacion, plie ilia nombro en tiu instanco ne povas superi la proporcion 1 : 3. — La P.K. elektas inter si prezidanton, kies voĉo estas decida en okazo, se ĉe voĉdono montriĝas egala nombro da por- k kontraŭ-voĉoj.
La P.K. estas elektata de la tuta aktiva membraro per referendumo. La baloto okazas laŭ jena procedo: 5 monatojn antaŭ la koncerna Kongreso, P.K. sciigas en la presorgano, ke ĝia mandato finiĝas. La membraro en iu ajn urbo en la mondo, kunveninte laŭregule k decidinte pri tio, rajtas proponi sian urbon kiel sidejon de la Asocio. Ĝi sciigas tion al la funkcianta P.K. k samtempe sendas la nomojn de la kandidatoj, kiuj estas proponat-
[REKLAMO p.5] Kion vi faris, K-do, por ke LA NOVA EPOKO la bela literatur-scienca revuo de SAT, aperu plue regule? Ĉu vi helpis pligrandigi ĝian eldonkvanton, per varbo de novaj abonantoj? Aŭ ĉu vi pagis mem apartan abonon por havi je via dispono duan ekzempleron?
aj de la loka membraro per plimulto da voĉoj. Ĉi tiu voĉdono okazu per balotiloj sendataj al ĉiuj membroj en la koncerna urbo k tiuj balotiloj estu konservataj por ebligi kontrolon. La kandidataj urboj k personoj (nedisigeblaj) estu konigataj en la presorgano almenaŭ 2 monatojn antaŭ la kongreso k diskutataj ĉe la kongreso. La referendumo findecidas. Nova P.K. ekfunkciu en januaro post la kongreso.
Por eviti ĉian naciecan influon en la gvidado de la Asocio, validas la elekto de P.K. nur en la okazo, se la enlandaj jesaj voĉoj por la kandidatoj en iu lando ne superas 1/3 de la tuta balotintaro. Aliokaze validu elekto de aliaj kandidatoj, kiuj ricevis pli ol trionon da voĉoj el la tuta balotintaro, sed kiuj estas dividitaj en pli normala maniero laŭ landoj. Kiam estas kandidatoj en pli ol du diversaj urboj, tiam validu la elekto de tiu(j), kiu(j) ricevis la absolutan plimulton. Aliokaze refoja baloto estu aranĝata inter tiuj du kandidataj urboj.
En okazo de eksiĝo(j) de P.K.ano(j), la membraro en la urbo de l’ sidejo elektas anstataŭantojn. Se eksiĝis samtempe pli ol la 1/2 de la tuta P.K., tiam ĝi organizas novelekton laŭ paragrafo 11.
Rajtas esti P.K.ano nur membro havanta almenaŭ 3 sinsekvajn jarojn da aktiva membreco k ne aliĝinta al iu el la t.n. neŭtralaj esper. organizoj.
Perantoj.
- Se en iu loko troviĝas pluraj membroj, ili elektas peranto(j)n, kiu(j) gvidas la administran k propagandan laboron por SAT en la koncerna loko. Por plenumi tiun elekton, la SAT-rondo kunvokas ĉiujn anojn loĝantajn en la urbo k ĉirkaŭaĵo.
Ĝenerala Konsilantaro.
La Ĝ.K.aro konsistas el: A) unu membro el ĉiu geografia sektoro, elektataj per referendumo samtempe kun la P.K., B) La Konflikt-Komisiono, C) unu reprezentanto de la membraro el la urbo, en kiu sidas la P.K., Ĉ) unu reprezentanto de ĉiu L.E.A. konvencie ligita kun SAT, D) unu membro de ĉiu fako (Administracio, Literatura Sekcio ktp.) funkcianta ekster la sidejo urbo de SAT. La sekretario de la K.K. estas ankaŭ sekretario de la Ĝ.K.-aro k funkciigas tiun organon.
La Ĝ.K.aro helpas al P.K. per siaj informoj k konsiloj. Ĝi plie observas k kontrolas la agadon de la P.K. — Se la Ĝ.K.aro rimarkas, ke tiu agado ne estas honesta k laŭstatuta, ĝi rajtas konigi siajn konstatojn al la tuta membraro per la presorgano. La Ĝ.K.-aro prezentas raporton antaŭ ĉiu Kongreso. Ĝi rajtas demandi al la P.K. pri ĉiuj aferoj k postuli respondon.
Konflikt-Komisiono.
- La Kongreso elektas K. K. konsistantan el 3 membroj (loĝantaj en la sama loko) kies tasko estas esplori k laŭeble solvi la konfliktojn inter la membroj k se necese proponi eksigojn (vidu § 8).
Kongreso.
Ĉiujare, se eble, okazas Kongreso de SAT, kies lokon, daton k kondiĉojn difinas la P.K., laŭeble konforme al deziro de la lasta Kongreso.
La Kongreso ekzamenas, aprobas aŭ malaprobas la moralan k financajn raportojn de la P. K. k de la Ĝ.K., kiuj laŭeble devas esti koncize aperigataj en la presorgano plej laste 20 tagojn antaŭ la Kongreso.
La Kongreso esploras la diversajn proponojn pri la agado de la venonta jaro k vortigas siajn konstatojn k dezirojn, konigotajn al la tuta anaro. — La Kongreso esprimas pri ĉiuj proponoj sian opinion aproban aŭ malaproban. Referendumo findecidas pri ĉiuj proponoj.
Ĉiu aktiva membro rajtas doni mandaton al iu alia aktiva membro,
— página 6 —
por ke li voĉdonu ĉe la Kongreso en lia nomo. Sekve kongresanto povas rajti tiom da voĉoj, kiom da mandatoj li posedas. Tiuj mandatoj devas surhavi la nomon, membronumeron k subskribon de la mandat-doninto, por ke povu okazi kontrolo.
Proponoj k Voĉdonoj.
Ĉiu aktiva membro rajtas sendi proponojn pri la agado de la Asocio al P. K., kiu post ekzameno decidas pri ilia publikigo en la presorgano. Principaj proponoj estu publikigitaj almenaŭ en la antaŭlasta numero de la presorgano aperanta antaŭ la Kongreso.
Ĉiun proponon prezentatan de almenaŭ 1/10 el la membraro, la P. K. estas devigata publikigi en la presorgano.
2/10 el la membraro rajtas postuli la okazigon de referendumo pri malfido al la P.K. aŭ pri ĉiu ajn demando havanta grandan intereson por la tuta Asocio.
Servoj.
La servoj de la Asocio estas rezervataj al ĝiaj membroj aktivaj, aspirantaj k subtenantaj.
Principe la membroj aktivaj k aspirantaj devas doni senpage informon k helpon pri vojaĝo, enketo ktp., al ĉiu membro, kiu sin turnas al ili. Ili havas la devon respondi ĉiun laŭregulan informpeton de alia membro, en templimo de 15 tagoj, eĉ se ili havas nenian kompetenton por plenumi la deziron de la petanto. Tamen ili rajtas ne respondi al petanto se: A) la letero ne estas redaktita esperantlingve, — B) la peto havas karakteron konfidencan aŭ ofendan, — C) la afero postulas elspezojn, ekzemple se responda afranko ne estas aldonita, — Ĉ) la membronumero ne estas indikata.
Resume: ĉies devo estu tia, ke la Asocio fariĝu kvazaŭ tutmonda retaro, kies maŝoj estas solidaraj inter si, k ke ĉiu trovu en alia membro la plej bonan k la plej certan peranton por vojaĝo, dungiĝo, informo, enketo, serĉoj ktp.
La membroj firme konvinkiĝu k neniam forgesu, ke ilia aparteno al SAT donas al ili ne nur rajtojn sed ankaŭ devojn; la Asocio ja havas praktikan k idealan celon, ĉies devo estu do memedukiĝi por fariĝi ĉiurilate inda batalanto laboranta efike al starigo k prosperigo de senklaseca k senekspluateca socio.
*Rimarkigo. — La ĉi-supra projekto de Statuto en sia ĝenerala konsisto havas la aprobon de ĉiuj komisionanoj; rilate al kelkaj detaloj la opinioj iom diferencas. Ekzemple, kelkaj tute kontraŭas al la artikolo 22, dum aliaj senentuziasme konsentas al ĝia akcepto. Dumkongresaj diskutoj espereble helpos trovi la ĝustan solvon al la problemo.*¹
¹ La ĉi-supra teksto estis jam sendita al la presejo, kiam trafis la Sekretarion la respondo de K-do Hans Falkenherr (Dortmund), ano de la statutkomisiono. En sia kritiko tiu K-do rekomendas anstataŭi ĉe la paragr. 3 la vorton „Plenum-Komitato» per Referendumo k ĉe la paragr. 10 aldoni: „en okazo de malkonfido tuja revokeblo».
Proponoj al la XII-a Kongreso de SAT.
La XII-a Kongreso elektu por la Asocio unuecan standardon, per kiu ni ĉiam povos prezenti la Asocion k ĝenerale la laboristan esperantistan movadon.
Amsterdama SAT-Rondo.
Motivigo: Ĝis nun ni vidas en niaj manifestacioj k dum niaj ekskursoj diversajn flagojn, plejparte neŭtralajn. Malmultaj montras la apartan karakteron LABORISTAN, k SE ili montras ĝin, ili faras tion tiel diverse, ke la akcento tute perdiĝas.
Forstreku el § 4 de la Statuto la alineon b).
Motivigo: La nuna formo de la paragrafo estas kvazaŭ klasa dekreto: Kiu havas monon, tiu havas rajton. Estas neeble al granda aro da membroj, pagi la jarkotizon de 8 mk. g. La eblo, fari esceptojn, dependas de bonvolo de iuj K-doj; ĝi estu anstataŭata de forstreko de la tuta alineo.
Forstreku el § 11 la alineojn a) k b) k ilin anstataŭu per: . . . : el la reprezentantoj de la landaj organizoj aliĝintaj al la Konvencio de Gotenburgo. La landaj organizoj elektas por po 500 membroj unu reprezentanton al la Ĝenerala Konsilantaro.
Motivigo: La landaj organizoj per la Konvencio de Gotenburgo preskaŭ ne havas rajtojn, sed multajn devojn. Decas, ke ili partoprenu la gvidadon de SAT. Kandidatoj el „sektoroj» ĝenerale estas nekonataj al K-doj ekstersektoraj, tia elekto estas farso. Kandidatoj el la landaj ligoj ĉiam estas konataj. Oni bone povas prijuĝi elekton aŭ neelekton.
§ 16: Anstataŭu la vorton „sektoro» per regiono.
§ 27: Nova teksto: La kongreso decidas definitive pri ĉiuj asociaj aferoj k ev. farataj proponoj.
Se tion decidas la kongreso aŭ se tion postulas 1/20 de la membraro, la Plenum-Komitato aranĝas referendumon.
§ 28: Aldonu: Ĉiu membro rajtas disponi pri la voĉoj de aliaj membroj ne ĉeestantaj, se li prezentas subskribitan rajtigilon.
§ 30: Anstataŭ 1/10 metu 1/20.
§ § 31—32: Forstreku.
Motivigo al proponoj 5—8: La nuna stato de „hazardaj» kongresanoj estu forigata per la rajto de ĉiu membro, transdoni sian voĉdonan rajton al kongresano. Tiel grupoj havas la eblon, komune sendi delegiton, kiu povas voĉdoni por siaj sendintoj! Tiel la kongresdecidoj povas esti vera volesprimo de la tuta anaro.
Por atingi referendumon laŭ nuna § 32 oni bezonas kalkulante kun 2 000 anoj nete 500 voĉojn, por eldevigi referendumon. Praktike tio signifas (ĉar oni povas kalkuli kun 50% partopreno je ĝi), ke oni anticipe devas disponi proksimume pri la plimulto de voĉdonantoj.
Berlinaj SAT-anoj 866, 13 553, 15 496, 15 968.
Pri la organizformo de SAT.
La legado de l’„Publika letero» n-o XI konvinkis min, ke miaj spertoj baziĝas sur faktoj. Estas do certe, ke en SAT ekzistas aro da anoj, kiuj opinias necese aŭ bone, ŝanĝi la nunan strukturon sennaciecan en internaciecan. Jam mi aŭdis tiun opinion reprezentata sufiĉe fanatike en Vieno, jam mi legis ĝin en organo de ALLE k SEA. Malgraŭ multa pripensado mi ne povis ekkoni ĝis nun faktan neceson aŭ eĉ profiton por la organizo k ties anoj. Mi k la plej multaj anoj pripensintaj la situacion deziras la daŭrigon de l’ nuna formo. Tial mi kontraŭmetas al la ŝanĝemuloj jenajn liniojn por konsidero antaŭ iliaj pluaj provoj.
Vera SAT-ano, obeanta la statuton, tute ne povas ekpensi pri ŝanĝo de l’strukturo. Tio signifus ŝanĝon de nia nomo. Ni estas kulturasocianoj k havas celon unikan. La edukado, flegado, kulturado de pens- k agmaniero sennacieca ĉe niaj anoj estas trajto, kiu nekompareble diferencigas nian asocion de ĉiuj aliaj. Ĝi ja estas kvazaŭ la mortero kuntenanta la idean konstruon de SAT. Do, ŝanĝante la strukturon nunan en internaciecan, oni forprenus la kulturan celon, malnecesigus la asocion k tiel eble forigus tre multajn SAT-anojn vere idealistajn. Laŭ nuna cerbostato ĝenerala, k laŭ tiu de l’ŝanĝemuloj, la celo kultura de SAT ankoraŭ estas estonteca. Kredeble malmultaj jam estas maturaj por kompreni ĝin plene. Tamen la sennaciecigo estas nia tasko. Tial ni neniam reiru la vojon historian. Ĉiuj LEA konsentis dum jaroj, ke ili ne havu konstantan ekziston, sed ke iom post iom ili likvidiĝu k transigu siajn nunajn anojn al la tutmonda asocio. Kial do nun SAT revenu al la LEA? Ĉu ne pruviĝas en kelkaj landoj, ke la LEA sekvas vokojn aŭ devizojn de partioj aŭ proprajn interesojn? Ekz: SEU agas laŭ devizoj de Kominterno k bojkotas ĉion alian. GLEA imitas SEU k hipokritas demokratan statuton. En Ĉeĥoslovakio eĉ ekzistas LEA laŭ la anoj de du lingvoj parolataj tie. Kaj krome ĉiuj LEA deziras favori sin mem.
Ĉar la ŝanĝemuloj plejparte ŝajnas esti socialistaj partianoj, supozeble ili deziras imiti la ekzemplon de SEU-GLEA. La koncernaj tamen pripensu, ke en ĉiu LEA troviĝas membroj alitendencaj, kiuj forlasas la movadon, kiam ĝi ne plu estas laŭplaĉa. Se la proporcio estas favora, eĉ okazos skismo. Ĉe skismo en la nuna laborista esperantistaro tutmonda nepre kulpis la „ortodoksaj» komunistoj. En Germanio nepre kulpis ambaŭ, socialistoj k komunistoj. Sed en skismo estigota per reorganizado, nepre kulpus
— página 7 —
nur socialistoj. Ili gardu sin ankaŭ tial, postuli ion por la bono de grupo malgranda, laŭlanda aŭ partitendenca. Kion ekzemple la soc-dem. partio faros por ni? Same tiom kiom la kompartio. Raporti aŭ fanfaroni pri akiro de organizo, krome nenion. Estas risko, meti kulturcelon je la servo de partio. Nia SAT-celo certe tute malaperus, ĉar ĝi ne estus komprenata. Tion grave helpus la granda nombro da duonesperantistoj aŭ esperantanoj, kiuj nun estas edukataj, sed poste plenrajte taksus sin finlernintaj, altkvalitaj. La nombro da anoj ne iluziigu nin. Ĉu ne estus ĝojiga stato, se niaj ĝisnunaj anoj plene estrus la lingvon k ankaŭ plene komprenus la kulturan celon de nia asocio? Se ni povus jam plene ignori nacilingvojn en nia medio, ni multe pli propagandus ol per LEA-gazetoj, plejparte nacilingvaj, kiuj ne edukas, sed nur igas polemikemaj la anojn k kritikemaj legantojn eksterorganizajn. Per fordono de unu punkto el nia statuto ni do riskas, ke duon- k ne-esperantistoj perfortos la asocion k eble pli k pli forigos la unikan celon.
Iuj SAT-anoj opinias, ke ni devus organizi nin analoge al aliaj internaciaj organizoj. Sed ili forgesas, ke ni havas lingvon — ligilon nepre senliman. Movado simple „inter»nacia ne tendencas forigi la limojn. Tion pruvas la mondkapitalistaro organizita internacie. Ĝi okazigas siajn militojn internacie. Ni esperantistoj havas la plej progresigan rimedon por senlimigo de la mondo. Ni do apliku ĝin digne laŭ senco k postulo de l’progreso. Por ni ne plu taŭgu la vorto „internacia». Ĉiuj organizformoj bazitaj sur internacieco estu por tiuj, kiuj ne jam iris nian idean vojon. Nia afero ne disvolviĝas laŭ iu nacia instigo, nek retenas ion de iu nacio. La fondintoj de nia asocio riskis fondi ĝin laŭ principo s e n nacieca, dum tempo historie grava antaŭ la nuna. Ni ne forĵetu tiun noblan kreaĵon pro iu „taktiko», kiu nur ŝajnas garantii ion por anoj de ia tendenco, sed fakte havigos nenian ekvivalenton por la fordonenda kulturcelo. Ĉiu pripensu, kion li gajnus per alia strukturo, k li baldaŭ nuligos siajn postulojn. La interrilatoj certe havus la samajn kondiĉojn kiel nun. Se mi sendas poŝtkarton al la nula horzono, ĝi kostas 15 pfenigojn. Se mi sendas ĝin al Anglio aŭ Francio, ĝi ankaŭ kostas 15 pfenigojn. Landaj registaroj, estraroj, organizoj nek ĝis nun, nek pli poste grave helpos nin. Surpapera agnosko al niaj celo k afero plejparte okazis laŭ partiecca flatemo. Sed por posedi estimon k simpation de ĉiuj korporacioj senpartiece, nur objektive, kio taŭgas pli ol SAT kun sia nuna strukturo? Estu do konsekvencaj, daŭrigu instrui, klerigi vin mem k viajn Gek-dojn en la plena senco de nia asocio s e n nacieca.
Fritz Hergesell (5320).
XII-a Kongreso de SAT en Ŝtutgart.
6.—11. aŭgusto 1932.
4-a Komuniko.
Kongresaliĝoj: Ĉiujn sendu al la adreso de l’O.K.K., K-do W. Neumann, Stuttgart, Vogelsangstr. 66. Aliĝilojn petu de tie. Kiu ne anoncos sin ĝis la 15-a de julio, al tiu ni ne povos garantii senpagan loĝejon. Do rapidu aliĝi! — Ĉiu aliĝinto ricevos gvidlibron ilustritan pri la kongresurbo kun urboplano, kiu montras stratindekson. Plie ni donos presitan kongresprogramon (broŝurforme) k specialan kongresinsignon. Al tiuj, kiuj ne povos partopreni la kongreson, ni sendos tiun materialon.
Loĝejoj: Kiel jam pli frue dirite, ne-SAT-anoj povos partopreni la kongreson kiel gastoj. Pri privataj senkostaj loĝejoj ni ne povas garantii. Kompreneble nia unua devo estas, helpi tiurilate al SAT-anoj. Konsideru, ke la proletoj troviĝas ankaŭ ĉi tie en tre mizera stato pro senlaboreco ktp. Senkostaj loĝejoj tial estas tre malfacile troveblaj. Pro tio ni alvokas ĉiujn kongresontojn, kiuj iel povos pagi rekompencon por loĝejo, fari tion k anonci al ni, por ke ni povu rezervi la senpagajn loĝejojn al aliaj Gek-doj. La loĝejkartoj estos disdonataj en la kongresejo. — Nepre ni avertas senmonulojn, ne esperi subvencion de l’ O.K.K.! Fakte nia kasostato ne ebligas tiajn subtenojn.
Pasport- k vizaferoj: Pasporton ĉiu negermana kongresonto devas posedi. Ĝi estas plejparte havebla ĉe la landa polico. Germanan vizon bezonas Gek-doj el jenaj landoj: Albanio, Belgio, Bulgario, Francio, Grekio, Litovio, Polio, Rumanio, Sovetio, Turkio k ĉiuj eksteréŭropaj landoj.
Gek-doj, kiuj havos malfacilojn rilate la ricevon de l’vizo, tuj informu nin, por ke la O.K.K. povu interveni.
Veturprezoj: Ni atentigas pri tio, ke la germana regna fervojo dum la tempo de 1. 6. — 15. 10. 32 eldonas t. n. somerferiajn veturbiletojn, kiuj kostas 20 % malpli ol la ordinaraj. La minimuma distanclimo estas 200 kilometroj. Tuj la aĉetinto de tia karto devas forveturi k reiri ne antaŭ la 11-a validotago. Negermanaj Gek-doj postulu ĉe germanaj stacidomoj „Somerurlaŭbskarte, driter Klase naĥ Ŝtutgart».
Vivteno: Ĉiujn manĝaĵojn, ankaŭ vegetarajn, la kongresontoj ricevos malmultekoste en la kongresejo „Salbaŭ Vule». Tag- k vespermanĝoj variaj kostos 60 ĝis 100 pfenigojn, matenmanĝo (kafo, teo aŭ nur lakto kun bulkoj, butero k mielo) proks. 50 pfg. Por nutrado do vi devas kalkuli proks. 2.— mk. g. Loĝonte en simpla hotelo vi verŝajne elspezos 2.— ĝis 3.— mk.g. (nur por dormi tie). En la metalista hejmo ni luis 30 litojn, parte apartajn ĉambrojn, po 3.20 mk. g. (inkluz. matenmanĝo k „trinkmono») por persono. Kiu deziras loĝi tie?
Monŝanĝo: La Gek-doj prefere kunportu sialandan monon k ne ŝanĝu ĝin jam semajnojn antaŭ la kongreso. Povos esti, ke la germana registaro de hodiaŭ ĝis morgaŭ dekretos por la germana valuto inflacion. Kongresontoj havos okazon ŝanĝi siajn monbiletojn en la proksimo de l’kongresejo.
Akceptejo: Pri tio sekvos informoj. La Gek-doj, kiuj aranĝos karavanojn per aŭtobusoj, sciigu al ni ĝustatempe, ĉu ni zorgu por aŭtomobila restadejo. Kongresontoj venontaj jam antaŭ la kongresdato, skribu, kiam ili trafos al Ŝtutgart, por ke ni povu akcepti ilin.
Kongresejo: Ĝi estas tre facile trovebla. Ĝi estas nur kvin minutojn for de l’ĉef-stacidomo. Vi iru de la ĉefstacidomo tra la Ŝiler- al Nekarstrato. Cetere la adreson de l’kongresejo vi ankaŭ ekvidos sur tabulo antaŭ la ĉefstacidomo.
Provizora laborplano dum la 12-a Kongreso:
(Ĉiuj kunvenoj k kunsidoj okazos en la Kongresejo.)
Sabaton, la 6-an de aŭgusto. 20-a horo: Publika varbvespero kun ekspozicio komune kun la laboristaj abstinentuloj k fotosekcio de l’lab. turist-unuiĝo „la Naturamikoj».
Dimanĉon, la 7-an de aŭgusto. 8-a horo: Vizito al urba laktcentrejo. 13-a horo: Komuna fotado k poste marŝado al lab. sunban- k naĝejo. 20-a horo: Granda publika salutkunveno.
Lundon, la 8-an de aŭgusto. 9-a horo: Unua laborkunsido. 14-a horo: libera por komuna promenado tra la urbo k vizitoj al 1) urba buĉejo, 2) urba gasproduktejo, 3) „Vajsenhof-kolonio». 20-a horo: Dua laborkunsido.
Mardon, la 9-an de aŭgusto. 9-a horo: Tria laborkunsido. 14-a horo: Kunveno de l’SEA-anoj. 20-a horo: Kvara laborkunsido.
Merkredon, la 10-an de aŭgusto. 9-a horo: Frakcikunsidoj (socialista, komunista, sennaciista, anarkista). 14-a horo: Kvina laborkunsido. 20-a horo: Kunsidoj de la liberpensula k junulara sekcioj.
Ĵaŭdon, la 11-an de aŭgusto. 9-a horo: Sesa (lasta) laborkunsido. 14-a horo: Fakkunsidoj, kunveno de l’kontraŭmilitista sekcio.
— página 8 —
20-a horo: Publika adiaŭa vespero (kontraŭmilitista manifestacio).
Vendredon, la 12-an de aŭgusto. Ekskursoj: 1) Komuna aŭtobusveturado al „Knibis» en la „Nigra Arbaro» apud Frejdenŝtat. Laŭdezire tranoktado en la tiea naturamika domo. Elspezoj entute — sen nutrado — proks. 5.— g. m. Povos okazi nur, kiam sufiĉa nombro da Gek-doj anoncos sin por tio. 2) Marŝado tra la „Nekar-valo» al Eslingen. Elspezoj 1.— g. m. 3) Marŝado de „Ror» al la Naturamika domo en Ajdlingen. Tie tranoktado. Elspezoj proks. 2.50 g. m. 4) Vizito al lab. sunban- k naĝejo apud „Ror». Elspezoj ĉ. 0.80 g. m.
Informpetojn direktu a) pri la kongreso al la adreso de l’O.K.K. — b) pri la junulara tendaro sur „Katrinenlinde» al K-do Oskar Wettig, Gelnhausen. O.K.K.
El Parizo biciklos kelkaj Gek-doj al la junulara tendaro k kongreso. Ekveturo ĉ. 20-a de julio. Kiuj volas kunveturi, skribu tuj al K-do A. Ozerée, 40, rue Mathis, Paris 19.
4-a listo de partoprenontoj.
| 85 | 17934 | Enghofer Anna, München | (Germ.) |
| 86 | — | Schuster Otto, Stuttgart | (Germ.) |
| 87 | 94 | Messmer Ant., Frankfurt | (Germ.) |
| 88 | 17556 | Gunsilius H., Geislingen | (Germ.) |
| 89 | 17961 | Letsche Rob., Geislingen | (Germ.) |
| 90 | — | Boschmann H., Geislingen | (Germ.) |
| 91 | — | Kühnle Berta, Geislingen | (Germ.) |
| 92 | — | Moessmer Bl., Geislingen | (Germ.) |
| 93 | 16731 | Herrmann A., Rosenthal | (Germ.) |
| 94 | 12721 | Wessels W., Amsterd. | (Holando) |
| 95 | 7688 | Hawksworth Ch., Liverp. | (Anglio) |
| 96 | 4304 | Sulsky Joel, Harpenden | (Anglio) |
| 97 | 135 | Schinkel R., Leipzig | (Germanio) |
| 98 | 3020 | Platiel H., Leipzig | (Germanio) |
| 99 | 17444 | Paquier F., Paris | (Francio) |
| 100 | 12943 | Koth Otto, Potsdam | (Germanio) |
| 101 | 16174 | Koth E., Potsdam | (Germanio) |
| 102 | — | Goedejohan Chr., Rotterd. | (Hol.) |
| 103 | — | Goedejohan M, Rotterdam | (Hol.) |
| 104 | — | Lans J., Rotterdam | (Holando) |
| 105 | — | Hamelink N., Rotterdam | (Hol.) |
| 106 | — | de Vries A., Amsterdam | (Hol.) |
| 107 | 17867 | Huisman A., Amsterdam | (Hol.) |
| 108 | 4226 | Österholm K., Malmö | (Svedio) |
| 109 | 17706 | Montano | (Germ.) |
| 110 | 12896 | Bepperling E., Erzhausen | (Germ.) |
| 111 | 12121 | Versluis D., Zwolle | (Holando) |
| 112 | 17638 | Kloeke W., Zwolle | (Holando) |
| 113 | 17636 | Meyer W., Zwolle | (Holando) |
| 114 | — | Langenberg M., Zwolle | (Holando) |
| 115 | — | Koster K., Zwolle | (Holando) |
| 116 | 17951 | Benaïm H., Alger | (Afriko) |
| 117 | — | Postma J., Hoek v. Holand | (Hol.) |
| 118 | 16666 | Wessels F., Amsterdam | (Hol.) |
| 119 | 16351 | Lord E., Varberg | (Svedio) |
| 120 | 9534 | Michalski W., Charlottenb. | (Germ.) |
| 121 | 17275 | Boeken P., Amsterdam | (Hol.) |
| 122 | — | Boeken F., Amsterdam | (Hol.) |
| 123 | — | Boeken, Amsterdam | (Hol.) |
| 124 | — | v. d. Heide A., Bussum | (Hol.) |
| 125 | — | Buis H. Bussum | (Hol.) |
| 126 | 5386 | Dann E., New-York | (Usono) |
| 127 | 17680 | Föhsel E., Stuttgart | (Germanio) |
| 128 | — | Demmenie C., Amsterdam | (Hol.) |
| 129 | 17473 | Demmenie M., Amsterdam | (Hol.) |
| 130 | — | Thomalle R., Meissen | (Germanio) |
| 131 | — | Thiel H., Meissen | (Germanio) |
| 132 | 4405 | Kolditz O., Magdeburg | (Germ.) |
| 133 | 17422 | Leidenroth G., Magdeb. | (Germ.) |
| 134 | 17424 | Görisch O., Magdeburg | (Germ.) |
| 135 | — | Görisch E., Magdeburg | (Germ.) |
| 136 | — | Brodthuhn G., Magdeb. | (Germ.) |
| 137 | — | Brodthuhn Gerda, Magdb. | (Germ.) |
| 138 | — | Raabe G., Magdeburg | (Germ.) |
| 139 | — | Breitenstein M., Magdeb. | (Germ.) |
| 140 | 10082 | Neumann W., Stuttgart | (Germ.) |
| 141 | 8478 | Kuhnt Erich, Dresden | (Germ.) |
| 142 | 3681 | Azorin F., Cordoba | (Hispanio) |
| 143 | 11761 | Waldmann A., Bremen | (Germ.) |
| 144 | 17661 | Eggers E., Bremen | (Germ.) |
| 145 | 17663 | Krenzlin E., Bremen | (Germ.) |
| 146 | 15976 | Preker J., Amsterdam | (Holando) |
| 147 | 5443 | Schäfer P., Plieningen | (Germ.) |
| 148 | 17031 | Veen M., Amsterdam | (Holando) |
| 149 | 13606 | Veen A., Amsterdam | (Holando) |
| 150 | 13395 | Noel E., Le Havre | (Francio) |
| 151 | 15673 | Rooseboom J., Enschede | (Hol.) |
Ni dankas pro jenaj mondonacoj: K-doj: Rival 0.70 mk.g., Sulsky 1.45 mk.g., Hawksworth k Hermann po 0.10, Wessels 0.22, de Man 0.85, Bepperling 0.50, Benaim 0.70, Wessels F. 0.25, Michalski W. 0.50.
Jenan subtenon ni ricevis per kolekt-listoj:
| Kongreso de Ned. L.E.A. | 10.15 mk.g. |
| Grupo Geislingen | 10.— mk.g. |
| K-do Schneider | 2.— mk.g. |
| Kolektlisto 25 (K-do Minke) | 9.52 mk.g. |
| Grupo Nov-Jorko | 37.15 mk.g. |
| Kamparanino | 10.— mk.g. |
Al ĉiuj donacintoj koran dankon!
O. K. K.
Atentu, propagandistoj!
La Redakcio sendos al vi por ekspoziciaj celoj pakaĵon, konsistantan el ĉ. 15 diversaj esp. gazetoj kontraŭ pago de 2 mk. g. (afrankite!), el ĉ. 30 diversaj esp. gazetoj kontraŭ pago de 3.50 mk. g. (afrankite!)
La klasbatalo tra la mondo
El Nederlando.
La Amsterdama komunuma konsilantaro akceptis helpe de 3 socialdemokratoj 4%-an plimalaltigon en la salajro de la komunumaj laboristoj. La socialdemokrataj laboristoj kompreneble indignis pri tio. Ili postulis la eksigon el iliaj postenoj de la 3 „pekintoj» k tiel kredis influi la politikon de sia partio. Sed, el Ĝenevo, la parlamentano W. H. VLIEGEN skribis poŝtkarton al unu el la „pekintoj» k en ĝi li esprimis sian plenan solidaron kun la „pekintoj»!
14 942.
RELIEFAJ OKAZINTAĴOJ.
La usona prezidanto Huver faris proponon al la ŝtatoj malarmadi siajn armeojn k ŝiparojn je triono. La II. Internacio subtenis tiun proponon per manifesto. Japanio kategorie rifuzis trakti pri ĝi.
Germanio postulis en la Lozana konferenco egalrajton je armado k likvidon de l’riparpagoj. La kvin grandaj ŝtatoj-ekskunliganoj prezentis al Germanio komunan protokolon kun fikso de definitiva kompensaĵo, kiu anstataŭus iel la riparpagojn; ĉi lastaj estus nuligitaj en sia ĝisnuna formo de militŝuldpagoj.
La germana registaro publikigis dekreton, kiu rajtigas porti uniformojn (al Hitleranoj) k permesas surstratajn manifestaciojn. La sudaj ŝtatoj, precipe Bavario, rezistas al tiu dekreto k insistas pri tio konservi siajn proprajn ŝtatajn privilegiojn. — Ĉiutagaj stratbataloj inter Hitleranoj k laboristoj rezultas el la reĝigo de l’faŝistaj ataktaĉmentoj.
En Siamo la reĝo estis devigata de generaloj fari cedojn rilate la reĝiman absolutismon. En tiu „ribelo» la ekonomia krizo ludas gravan rolon.
La jugoslava reĝo provas stabiligi sian reĝimon per teroro: torturoj, esceptostataj tribunaloj, politikaj procesoj kun pezaj kondamnoj.
Komunista armeo en Ĉinio ree sukcesis proksimiĝi la industrian centron Hankovo; kelkaj Nankin-registaraj regimentoj transiris al la komunistoj.
La ekzekuto al la ok junaj negroj de Skotsboro (Usono) estas prokrastita ĝis oktobro pro lastmomenta interveno de l’Supera Tribunalo en Vaŝingtono.
Ĝenerala striko eksplodis en la belgiaj karbminejoj (Borinaĝo) pro la maljusta labordivido.
Malsatulaj tumultoj en Usono.
Dekdu tumultoj de malsatuloj okazis en la Los Angeles-a graflando (county) depost aprilo ĉi-jare ĉe la bonfaraj oficejoj. La 12-a tumulto okazis la 3. junio, kiam 10 malsatuloj estis arestataj, 5 el ili transportataj al hospitalo. Kiam la policistoj atakis ilin, ili sin defendis, kvankam nearmitaj. Ĉiuj mebloj en la oficejo estis detruataj.
Troviĝas multaj tendaroj diversloke en Kalifornio, kie homoj klopodas sin memhelpi k tiel eviti la „malhonorsignon» de bonfarado k insultojn. Multaj dormas ekstere, ie ajn kie estas eble eviti la policistojn. Aŭtomobiloj servas al multaj kiel dormejoj. Dume la malplenaj ĉambroj k domoj multiĝas.
Viktimo.
Viktimoj de pafado en Slovakio.
Eĉ nun en iuj slovakiaj distriktoj ne ekzistas sezon-laboroj. Tial senlaboruloj ekiris la 8. junio al la distriktestro de Holiĉa, postulante sezonlaboron aŭ subvencion. En la distrikt-oficejo ĝendarmoj atakis ilin k eĉ per fusiloj batis la virinojn. Kaj kiam ekkuris la amaso, la ĝendarmoj direktis la pafadon malantaŭen k vundis du laboristojn grave. La sekvantan tagon okazis pafado ĉe Pelgart, kie en ferkonstruo ekstrikis 3 mil laboristoj pro tio, ke la estro ne volis elpagi la tutan salajron. Tie la ĝendarmoj mortigis nepartoprenanton, kiu vespermanĝis en sia domo. Sindikataj sekretarioj (socdemokrataj k komunistoj), volantaj trakti laŭkonvencie pri la salajro, estis arestataj. Kiam laboristoj hejmenirantaj ekvidis en la stacio de Pohorela ĝendarmojn kun arestitoj, ili tuj haltigis la vagonaron k postulis ilian liberigon. Pro tio okazis denova pafado k unu laboristo estis grave vundata.
Virgi.
— página 9 —
SENNACIULO 215
SENNACIULA PEDAGOGIA PAĜO
Redakcia adreso: K-do Simon Aarse, Veeteeltstrato 63, Amsterdam (Holando).
Nuna stato de la Berlinaj lernejoj.
Letero el Berlino.
Depost pasko niaj infanoj eniris novan lernjaron. Post la malgrandaj ferioj ili retrovis la Berlinan lernejaron en stato tre aliiĝinta.
Tiam pli ol deko da lernejoj ne ekzistis plu. Preskaŭ sammultaj lernejoj estis kunigitaj. Sur la malgrandaj lernejaj kortoj, kiuj ĝis nun ne donis sufiĉan lumon k spacon, ankoraŭ pli da infanoj estas kunpremitaj, ĉar en la konstruoj, en kiuj ĝis nun unu lernejo havis spacon, nun subite du lernejoj loĝas. La klasĉambroj estas ankoraŭ pli troplenaj ol ĝis nun, k anstataŭ kvardek infanoj, kiuj la ĉambrojn ĝis nun plenigis, sidas tie kvindek infanoj, kiuj povas sin malbone movi.
Komence de la nova lernjaro aliaj lernantaroj estas translokitaj en aliajn ejojn. Tiam la vojo al ĉi lastaj aliiĝis. Kelkfoje ĝi estas pli longa k pli danĝera por la malgranduloj, kiuj ne estas same dresitaj por la urbega trafiko kiel la plenaĝuloj. La novaj ĉambroj ne estas pli helaj, pli belaj k pli modernaj ol la malnovaj.
Kie ĝis nun la okuloj infanaj malboniĝis pro la gaslumo, tie en la nova jaro la afero ne aliiĝis. Urĝaj riparoj koncerne benkojn, murojn, ŝtuparojn, kiujn oni nepre devus fari pasintjare, ankaŭ nunjare ne estos farataj. Jen malĝojiga bildo pri longatempa, malrapida ruiniĝo de la Berlinaj lernejoj.
Infanoj estas senĉagrenaj k senzorgaj. Feliĉe ili ne scias, kion ili perdas pro tiu ĉi lerneja politiko. Ili ne antaŭsentas, kiel oni faras pekon al ili. Sed la plenkreskuloj scias tion; sed ne nur la gepatroj, ankaŭ la lernejaj administracioj, kiuj ordonas tiujn ŝparajn antaŭrimedojn, aprobante la forigon k kunigon de lernejoj. La administracio ja scias, kiajn danĝerojn la kunpremado de tiom da infanoj en unu klasĉambron signifas; la administracio ja scias, kion signifas, ke laŭintence ĝis aprilo 284 klasoj malaperos k la ĝenerala klasfrekvento estos plialtigita je 37,5%. Oni scias en la lerneja deputitaro, ke jam nun multaj klasoj ekzistas kun 50—55 infanoj. Preskaŭ ĉiutage alvenas plendoj de la instruistoj, ke la instruo estas malkompleta k la laboro penplena en tia situacio. Kaj ankaŭ la lernejaj kuracistoj estas tute ne tiom blindaj, por ne scii la danĝerojn, kiujn alportas la daŭra troplenigado. Oni scias la danĝeron de plialtigata infekteblo dum epidemioj en troplenigitaj klasoj. Oni scias tre bone, ke en Berlino lernejoj ekzistas, el kiuj oni ne povas malproksimigi iujn malsanojn malgraŭ sanigaj antaŭfaroj. Ĉiuj antaŭfaroj devas esti malutilaj, se oni ne ekkaptas la malbonon ĉe la radiko, forigante la malbonan troplenigadon de la lernejoj.
Se nun, malgraŭ ĉiuj pripensoj, oni ordonas novajn ŝparojn, tio nur estas klarigebla pro la mizera situacio, en kiu la lerneja k prisana administracioj troviĝas. La magistrata kasisto disponigas ĉiam pli k pli malmulte da mono por la lernejoj. La lernejestroj nun devas kalkuli, kiel mastrumi per etaj enspezoj. Unu drakona ŝparordono sekvas la alian.
Oni ne nur ŝparas pri la lernejaj infanoj ĝenerale, oni eĉ ŝparas pri la plej mizeraj inter ili, infanoj kun korpaj aŭ spiritaj difektoj, por kiuj oni kreis specialajn instituciojn. Ilin oni nun volas forigi. Oni ŝparas kontraŭ ĉiu bonkoreco k prudento, nur por aŭdi, ke oni devas ŝpari denove.
Instruanto.
La kresko de la lernejo en Sovetio.
Mizeriĝo de la lernejara stato en ĉiu burĝa lando. Kontraŭe al tio vigla kreskado k leviĝo de la Sovetia lernejo. Kelkajn nombrojn mi donas. Ili estas sekaj, sed klaraj k veraj. Por la lasta jaro de la unua kvinjarplano oni kalkulis la elspezojn por la lernejo je sumo de 1954 milionoj da rubloj. Por 1932 oni bezonas 2497 milionojn.
La lernejo estas dugrada laŭ aĝo. Por la unua grado oni antaŭvidas kreskon de 10 milionoj al 17½ milionoj. Tamen en 1932 oni kreskos ĝis 20 mil. Plio de 14,6%. Por la dua grado (12—16 j.) oni antaŭvidis kreskon de 1 400 mil al 2 207 mil. Tamen oni atingos la nombron de 4 676 mil lernantoj. Plio de 111,8%.
Likvidonombro por analfabetoj dum la tuta kvinjarplano estis de 1,4 miliono al 5 milionoj. Tamen en 1932 oni atingos la nombron de 20 913 mil, do en la lasta jaro oni atingas la kvarioblon de la tuta plano. En Ukrainio la analfabeteco jam estas likvidita. La plena likvido de analfabeteco ĉe plenaĝuloj estas atingota. Nun la duonalfabeteco altiĝis je 57%. La likvido de tiu nun atingita grupo estas alcelata. Tial tiu kulturlaboro atingis pli altan gradon.
Fondataj estas dum 1932 3500 politeknikaj modellernejoj. Lenin skribis en 1913: „Por milo da loĝantoj estas 47 lernantoj, kiuj frekventas la lernejon. Tamen la nombro da junuloj, kiuj devas frekventi la lernejon, estas 22% el la tuta loĝantaro. Sed nur 4,7% vere vizitas la lernejon. Preskaŭ 4/5 el la rusaj infanoj k junuloj estas prirabataj de la instruado. La registara jarlibro mencias 21% el la loĝantaro kiel personojn, kiuj scipovas la legadon“.
Nun sub la sovetia registaro estas por 1000 loĝantoj 100 lernantoj k en 1932 estos 150. En 1931 estis 20 milionoj da lernantoj, trioble pli ol en 1913. Laŭ la direktivoj de Lenin, donitaj en 1922, estos levata la instruisto al nivelo, sur kiu li en burĝaj landoj ĝis nun neniam staris. Kaj se la burĝaj ŝtatoj daŭrigos mizerigi la instruistojn, post kelkaj jaroj Sovetio estos por multaj kap. ŝtatoj rilate la materian bazon de l’instruado belega ekzemplo.
Statistiko laŭ „IBA“ S. A.
Militismo en litovaj lernejoj.
En ĉiuj lernejoj, eĉ elementaj por buboj, regas forta militista k klerikala atmosfero. Ĉie pendas pafilo k bildo de Kristo sur la muroj. En ĉiu semajno estas aranĝataj 2—3 horoj por milita ekzercado kun armiloj. La gelernantoj ankaŭ konatiĝas kun ĉiuj branĉoj de la armeo: artilerio, infanterio, aviadilaro ktp. Dum majo, en ĉiuj lernejoj okazis manovroj, kiujn gvidis oficiroj de la regula armeo.
Antaŭ du jaroj ekzistis en ĉiuj litovaj lernejoj lernant-organizoj. Kelkaj el ili devenis el la unuaj tagoj de la nacia liberiĝo el cara reĝimo, kiel ekz. la socialrevolucia „Aŭŝrine“, kiu havis martirojn k persekutitojn el la cara kiel el la nuna faŝista epoko.
Nun en la lernejoj povas agi libere nur la skoltoj. Vincas.
La eklezio konkeras la Sudan Maron.
La eklezio laŭ la eldiroj de siaj nigraj sklavoj estas tre idealista, ĝi ne juĝas altvaloraj materiajn posedojn k batalas k kalumnias kontraŭ la materialistaj liberpensuloj en Holando, en ĉi tiu artefarita lando, kiu formas eĉ solidan materion el la akvo. La eklezio estas kontraŭmaterialista duoblasence, ĉar ĝi ankaŭ metas la nigran manon sur la ĵus konkeritajn grundojn. En Holando ĝi ekhavis grandan financan povon per la lernejo k nove pritraktota leĝo plifortigos tiun tendencon.
Unu parto de la Suda maro jam estas sekigita k sur ĝi svarmas 150 infanoj, kiuj bezonas instruadon. La plej proksima komunumo devas fondi lernejon, sed ne faras tion, ĉar post kelka tempo la nova grundo estos forrabata de privatulo aŭ de la ŝtato. La ŝtata direkcio de la Sudmaraj laboroj trovis rimedon. Ĝi formis privatan lernejan asocion, kiu provizore prizorgos la in-
— página 10 —
216 SENNACIULO
struadon. Ĉi lasta estos neŭtrala. Religia instruado okazos post la oficialaj lecionoj. En la estraro sidas du protestantoj k du katolikoj.
Kiu konas la holandan instruadon, tiu komprenos la danĝeran situacion. Do ĉi tie fondiĝis privata lernejo kreita de la ŝtato, do ŝtat-privata lernejo. Nova monstro leviĝinta el la Suda maro k kompreneble aprobita per ruzaj ministraj vortoj, kiuj defendas fondon k agon tute eksterleĝan k kontraŭ la spirito de la tielnomata „pacig“-instruado. Danĝera precedenco estas donita k la eklezio komprenos k eluzos tion.
S. A.
Alvoko!
Kiu K-do kolego el Vieno povus priskribi la socialistan lernejon aŭ verki artikolon, en kiu li atakas la neŭtralan instruadon? Traduko de tia artikolo ankaŭ valoras. Mi preferas artikolon de profesiulo. Aarse.
RADIO-PROGRAMO:
Ni ricevis informon de la Radio-Servo Esperantista, ke la plej multaj stacioj dum la someraj monatoj ne dissendas esperantajn programojn. Provizore do ne aperos ĉi tiu rubriko, kiun ni ree enmetos, tuj kiam ni ricevos de la nomita Servo denove la informilon. — Red.
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
La Paŝoj de la Jarkvino. Skizoj pri socialisma konstruado. Kunmetis N. Potapĉik. Centra Eldonejo de l’popoloj de USSR, Tutukrainia filio, Ĥarkovo. 1931. Form. 15×21. 112 pĝ. Prezo: 1 rbl. 25.
Tiu ĉi verko konsistas el 28 skizoj pri la laboroj efektivigataj sub la nomo de Kvinjara Plano en Sovetio, kiuj devas konduki al socialisma mastrumado. Pri la valoro de la skizoj povis fari al si bildon niaj legantoj, ĉar unu el la plej longaj estas represita en la 2-a n-o de „La N.E.“. La libro estas bele prezentita k klare presita (se ni esceptas diversajn preserarojn). La traduko estas zorge farita de K-doj Tomenko k Kolĉinski. Pri specialvortoj k kelkaj neologismoj sekvas klarigoj ĉe la fino de la libro. Ni bedaŭras la uzon de l’vorto „uzino“ anst. fabriko.
Estas gratulinde, ke ŝtata eldonejo prenis sur sin la eldonon de tiu ĉi verko. N. B.
O. Levada: Sendiuloj ŝturmas Dnepron. Skizoj pri ateistaj ŝturmbrigadoj. Elukrainigis V. Kolĉinski. Ekrelo, Leipzig. 1931. — 14 pĝ. Form. 12×18. Prezo: 0.15 mk. g.
Ne pli ampleksa ol flugfolio, la broŝureto agitas por la batalo kontraŭ la religiuloj k montras ekzemplojn pri sukcesoj en tiu batalo en la Dnepra regiono de Sovetio. („Ŝturmi“ havas la signifon de „impete ataki“.)
La Krizo. Iom el la aktuala politiko. Ekrelo, Leipzig. 1932. Prezo: 0.15 mk. g. 23 pĝ. Form. 12×18½.
La broŝuro komentas la taktikon de la Kom. Internacio en la nuna tempo de la ekonomia krizo laŭ la tezoj de l’XI-a Plenkunsido de l’E.K. de Komintern. Laŭ ĝi nur la kap. mondo suferas pro la krizo, dum USSR „en ĉiu jaro reprenas evoluarapidecon, egalan, preskaŭ al tiu de jardekoj de la kapitalisma evoluo.“ Pri interproletaj fratbataloj oni ne bezonas miri, se oni konsentas al tio, ke (p. 14) „socialdemokratio estas la plej aktiva faktoro k kondukanto de la faŝistigo en la kapitalismaj ŝtatoj…“ La tradukinto erare trouzas „la“ k aliflanke forlasas ofte la artikolon, kiam ĝi devus esti aplikata; p. 21: „kaŭzigi“ anst. „kaŭzi“. N. B.
P. Firu k S. Pragano: Rumana Bonhumoro en elektitaj rakontoj. Mendebla ĉe L. Moreau, Raapopscheweg 55, Arnhem, Nederl. Prezo: broŝ. 2 sv. fk., bind. 3 sv. fk. (inkl. afr.) 64 pĝ. Form. 12×18.
Jen 5 mallongaj rakontoj verkitaj en flua k facile komprenebla lingvo de rumanaj aŭtoroj. Oni legas ilin kun plezuro. La traduko estas klara k korekta. La ideala celo de l’ kompilinto estas, per „interŝanĝado de literaturaj specimenoj“ diverspopolaj atingi, ke „la pensaroj de l’popoloj interrilatiĝos k rezultigos pli da kompreno, pli da ŝato k malpli da suspekto k malamo.“ N. B.
Socialista Kantaro. Eld. ALLE-Wien k SEA-Frankfurt. Prezo 0.60 gr. 64 pĝ. Form. 11×15.
ALLE rezignis reeldoni sian ĝisnunan kantaron „Libera Voĉo“ k SEA rezignis eldoni propran kantaron — k tiel estiĝis ĉi tiu kolekto da originaloj k tradukoj de batal- k popol-kantoj destinitaj al la kantemuloj inter la socialista esp-istaro germanlingva. Inter la kantoj estas sufiĉe multaj, kiuj ankoraŭ ne aperis en aliaj esp. kantaroj. Muziknotoj mankas, sed la melodioj estas konataj ĉe germanlingvanoj. La traduka lingvaĵo estas bona. N. B.
La konfliktoj en Manĉurio k Ŝanĥajo. Eld. Universala Homama Asocio, Kameoka, Kiotohu, Japanio. 1932. Prezo: 2 internac. resp. kuponoj. 50 pĝ. Form. 12 × 18 cm.
La unua parto de tiu ĉi broŝuro donas historian priskribon pri la okazintaĵoj en Manĉurio k Ŝanĥajo tute laŭ japana nacieca vidpunkto. La dua parto montras, kiel la „U. Homama Asocio“ organizis helpagadon por iomete malpliigi la mizeron en la pro milito suferantaj regionoj. Karakterize: tiu Asocio partoprenis manifestacion kontraŭ la forigo de l’japana armeo el Manĉurio!
Esperanto Taalkursus (Lingva kurso) de F. Faulhaber. Eld. Nederl. Lab. Esp. Federacio, Valentijnkade 2, Amsterdam-O. Form. 13×21. Prezo de l’tuta kurso gld. 5 (gld. 3.50 por membroj de NFLE).
Kurso por holandlingvaj laboristoj aperanta en kajeroj 8-paĝaj laŭ 14-taga ritmo. Ĝis nun ni vidis la 2 unuajn lecionojn tre zorge k detaleme prilaboritajn. La tuto ampleksos 26 lecionojn.
Mnemonika Instituto de prof. D. Fajnŝtejn. Vilno, Zawalna n-o 15—11 (Polio). 16-paĝa senpaga prospekto pri metodo de memorfortigo trifoje premiita de la Pariza Akademio. En la prospekto troviĝas multaj juĝoj de aprobantoj al la metodo.
Aŭstrio. Plurkolora prospekto eldonita de Ministerio por Komerco k Trafiko, Vieno, 1932. Havebla senpage ĉe Intern. Esp. Muzeo, Wien I, Neue Burg. — Bela propagandilo por ekspozicioj ktp. kun tre preciza fervoja karto de Aŭstrio.
Cirkulero pri Internacia Esperanto-Muzeo (Wien I, Neue Burg, Heldenplatz), kun nomoj de l’honorkomitatanoj k alvoko donaci por la garantia kapitalo k alsendi materialon.
Kijo Cujuki: Ŝtala Biblio de Samurajismo (Pri la japana glavo). Eld. Japana Esperanto-Instituto, Tokio. 1932. — 22 pĝ. Form. 11×16. Prezo: 0.60 sv. fk.
Samurajismo estas speciala moralo de l’ samurajo, kiel nomiĝas la japana kavaliro de l’feŭda epoko. La glavo estas la konkreta simbolo de tiu moralo. Pri ĝia historio k ĝiaj kvalitoj parolas (iom seke) ĉi tiu broŝureto.
Grava katastrofo en la Valencia Universitato. Ilustrita prospekto eldonita de Valencia Esperanto-Grupo, Sangre 11, Valencia (Hispan.), por alvoki al helpo per donacoj de mineraloj k fosilioj, kiuj per brulo de l’Universitato estis neniigitaj.
MEMORNOTO
Represis el „S-ulo“:
Libera Socialisto, Zaandvort, 18. 5., Pri la Pariza Komuno (Lisagare); The Los Angeles Citizen, 27. 5., malvenko de tekslab. (387); Industrial Worker, Chicago, 14. 6., el Japanio (387); Le Travailleur, Belfort, 2. 7., impresoj el Jap. (387); Der Funke, Berlin 2. 7., Politika k ekonomia vivo en Latvio (390); La Libre Pensée, Paris, jun., el Svedio; Le Flambeau, jul., Brest, el Meksikio.
Pri la SAT-Kongreso raportis:
Signalen, Stokholm, 2. 6., Nederlanda Esperantisto, junio; The Labour Woman, London julio; L’Ami de la Nature, Strasbg., jul/aŭg.
*
En „Young Worker“ (Londono) komenciĝis en junio regule aperanta esp. kurso.
NIA POŜTO
17 418. — Via artikolo aperos.
KORESPONDADO
ĈEĤOSLOVAKIO
K-do Vilem Fromm, Libeznice 128 u Prahy, kĉl, interŝ. PM. Respondo garantiata.
GERMANIO
Mi volas interŝanĝi ŝakproblemojn kĉl. Gek-doj. Al kiuj solvas aŭ eĉ komponas ŝakproblemojn mi sendos senkoste germ. lab. ŝakgazeton. Skribu al: K-do P. Ph. Schmitt, Gaustr. 37/IV., Bingen/Rh.
K-do Hubert Cremer, Immengarten 40, Hildesheim, dez. vigle koresp. kĉl, L, PI, bfl. Ĉiam rapide resp.
Miaj lernantoj dez. koresp. kun Gek-doj el ĉ. landoj. Adr.: K. Fritz Goltermann, Eckampstrato 13, Düsseldorf-Rath.
HISPANIO
Proleta asocio dez. ĉiel koresp. kĉl. geproletoj. Resp. garantiata. Adr.: As-on Cultural (Esperant-Fako), P-o de Dabra y Puig 9, Barcelona.
JUGOSLAVIO
K-dino Ana Podlaha, Ptuj, kĉl, L, PI, pri virina emancipado.
K-dino Zinka Zuran, Ptuj, dankas al ĉ. sendintoj de belaj PI k L. Bedaŭre ŝi ne povas koresp. kun ĉ. Pardonu k paciencigu, gegrupanoj resp.
Esperantista Grupo „Libereco“
aranĝos esperantan ekspozicion por fari grandan propagandon inter niaj gelaboristoj. Ni petas ĉiujn Gek-dojn k esp. asociojn helpi al ni laŭpove, sendante al ni jurnalojn, revuojn, PK, PM ktp. — Kiel dankon ni sendos salutojn al ĉiuj helpemaj Gek-doj. Adr.: Zofimo F. Luz, Rua Francisco Jose Mota 10, Setubal (Portugalio).
ENHAVO
| paĝo | |
|---|---|
| Raportaro de la Plenum-Komitato de SAT | 207—210 |
| Ŝtutgart en la Historio | 208—209 |
| Projekto pri nova Statuto de SAT | 210—212 |
| Proponoj al la XII-a Kongreso de SAT | 212 |
| Pri la organizformo de SAT | 212—213 |
| 4-a Komuniko pri la XII-a Kongreso de SAT en Ŝtutgart | 213—214 |
| La klasbatalo tra la mondo | 214 |
| Sennaciula pedagogia paĝo | 215—216 |
| Recenzejo | 216 |
Presejo Oscar Wettig, Gelnhausen (Germanio)
N.º 392, 28 de julio de 1932
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
[BILDO p.1 | 32,4,68,13] La emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» antaŭ terglobo kun kontinentoj.
8-a JARO, N-o 392 — LEIPZIG, 28. / 7. 1932
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
APERAS dusemajne | REDAKTEJO: 14, av. de Corbéra, Paris 12e. – GVIDANTO: E. Lanti. – SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. – ADMINISTREJO: R. Lerhner, Kolmstr. 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS dusemajne
PRI LA ORGANIZA PROBLEMO.
Respondo al publika letero de K-dino Klatil.
Stokholmo, la 2-an de julio 1932.
Kara K-dino Klatil!
Leginte vian leteron en „S-ulo“, mi iom hontis, ĉar nun fakte vi, kiu ja apartenas al la socialdemokrata partio, do estas sampartianino de mi, intencas fari la samajn stultaĵojn, kiajn faris la kom. opoziciuloj. La publikaj leteroj de K-do Lanti, kiujn mi ĉiam legas kun granda intereso, estas laŭ mia opinio tre instrupovaj ankaŭ por socialdemokratoj, kiuj ne jam blindiĝis pro partia fanatiko. Mi tute ne deziras, ke vi havu en ĉio la saman opinion kiel K-do Lanti aŭ eĉ kiel mi; sur la diverso de la opinioj ja baziĝas la progreso de la organizoj, sed en gravaj punktoj, kiuj koncernas la strukturon de iu ajn organizo, la anoj nepre devas resti sen antaŭjuĝo k ne kondamni tiujn, kiuj penas trovi aliajn, pli modernajn, pli modestajn organizstrukturojn ol tiujn antikvajn, kiel estas la „internacio“. Ŝajnas al mi, ke vi legas „S-ulo-“n nur per partia okulvitro k speciale la leterojn de K-do Lanti kun granda antaŭjuĝo, ja eĉ kun nekonfido k pro tio vi ne komprenas, kion K-do Lanti skribas. Se vi vere intencis refuti la „nelogikaĵojn“ de K-do Lanti per via letero, tiam mi konsilas al vi, ankoraŭfoje legi ĉion k vi mem povos konstati, ke vi tute malsukcesis.
Mi persone ĉiam ŝatas tute klaran esprimon de la opinio, intrigojn mi ege malamas. Do, ankaŭ en nia afero ni parolu tute klare; vi neniam ĝuste komprenis la sennaciecan ideon, vi neniam estis vera SAT-anino, vi deziras havi „esperanto-internacion“, ĉar tiu antikva, senanima organiz-strukturo estas pli bone komprenata de vi. Sed samklare mi diras al vi: „Manojn for de la strukturo de SAT!“ Mi diras tion al vi en la nomo de la plej multaj SAT-anoj en Germanio k Svedio. Eĉ multaj Gek-doj, kiuj momente ne povas pagi la kotizon al nia mondasocio, tamen ne deziras vian „internacion“, ili estas tamen sennaciuloj. Speciale nun dum mia vojaĝo tra Svedio mi konstatas la grandiozan sennaciecan ideon, ni estas anoj de unu sola lando „Esperantio“; en tiu lando regas nur unu sola lingvo esperanto k laŭ mia opinio samlandanoj ne bezonas kuniĝi internacie.
Ŝajnas al mi, ke vi estas iom influita de la agoj de la germanaj kom. esperantistoj, kiuj ja nun intencas fondi kom. esperanto-internacion. Nu, ĉu vi opinias, ke la sole rrrevoluciaj komunistoj, tiuj, kiuj antaŭ dek unu jaroj kun entuziasmo helpis fondi SAT, nun fondas la „Internacion“ por plifortigi la proletan esp-an movadon? Ne, K-dino Kl., ili nur agas tiel, por plifortigi la kom. partion, al kiu oni volas doni plian apogilon; pro tio oni fondis siatempe I.F.A. k pro tio oni nun fondos la kom. esperanto-internacion. Nia partio estas sufiĉe forta, ni ne bezonas apogi ĝin per esperanto-internacio, do ni agu per esperanto ne por la partio, sed por la socialismo ĝenerale. Karl Marks ja ne diris: „Sampartianoj tutmondaj unuiĝu, sed: proletaro tutmonda unuigu vin!“
Tute nova por mi estas, ke en Aŭstrio oni nur bezonas pagi unu kotizon al laborista kuturkartelo por esti membro en ĉiuj laboristaj ligoj. Diru al mi bonvole, kiom alta la kotizo al tiu kartelo estas, k ĉu A.L.L.E. apartenas al tiu kartelo. Laŭ mia scio en Germanio tia ideala kartelo ne ekzistas. Jes, kulturkartelojn ni havas, sed en ili oni ne akceptas niajn esp-ajn grupojn, ĉar nia movado ja ne estas kulturafero laŭ ilia opinio. En tiuj karteloj ni tute ne havas unuecigitan kotizon tiel, ke la ano de la kartelo estu samtempe ano de ĉiuj laboristaj ligoj. K-do Lanti tute pravas: la lab. sportulo en Germanio ne nur pagas du kotizojn, sed ofte eĉ tri aŭ kvar. Se ekzemple laboristo ŝatas bicikli, li apartenas al la ligo por biciklantoj. Se la sama laboristo ankaŭ ŝatas gimnastiki, li devas pagi duan kotizon al la ligo por gimnastikantoj k sportuloj. Sed ofte okazas, ke la laboristo samtempe ŝatas kanti, do li pagos trian kotizon al la ligo por kantemuloj. Do, oni pagas multajn kotizojn por sama afero: „sporto“. Sed ekzistas ankoraŭ pli da tiaj laboristaj sportasocioj. Per tiu argumento mi tute ne intencas laŭdi la „du kotizojn“ en la lab. esp-a-movado, sed mi pruvas per tio, ke ankaŭ aliaj lab. organizoj ne jam trovis alian vojon por simpligi la kotizan aferon k oni ne rajtas protesti kontraŭ la du kotizojn en nia movado. La plej ideala solvo laŭ mia opinio estus se en ĉiuj landoj la lab. sport- k kulturunuiĝoj kuniĝus al unu lab. kulturligo, kiu havus diversajn fakojn por la unuopaj sport- k kulturspecoj. Pagante la kotizon al tiu ligo, la membro devus havi la rajton partopreni tiujn fakojn laŭ deziro. Se tiu lab. kulturligo ankaŭ havus fakon por esperanto, tiam la laŭlandaj LEA-oj estus superfluaj k ni nur bezonas pagi unu kotizon al nia mondasocio k povus agi pli bone „per“ esperanto. Do, kara K-dino Kl., uzu viajn fortojn en tiu direkto, helpu, ke la LEA-oj fariĝu nenecesaj k penu kompreni la sennaciecan ideon, tiam vi agos ĝuste por la „laborista esperantismo“.
Nun pri la delegitsistemo. Estas sufiĉe konata fakto, ke en ĉiuj organizoj oni delegas ĉefe tiujn anojn, kiuj bone komprenas paroli publike. Sed dum kongresoj oni ja ne nur parolas, sed oni ankaŭ voĉdonas k elektas, do ankaŭ neparolkapabla K-do havas la
— página 2 —
218 — SENNACIULO
eblon esprimi sian opinion per voĉdonilo. Tiuj, kiuj komprenas bone paroli, ofte ankaŭ komprenas bone trompi k ofte okazas, ke silentemuloj, kiuj delegis la delegiton, poste konstatas, ke ili estas trompitaj. La forto de SAT fakte estas, ke ĉiu rajtas aktive partopreni la kongresojn. Se ni havus la delegitsistemon, tiam verŝajne SAT estus hodiaŭ en la manoj de fanatikaj partianoj. Laŭ mia opinio ĉefe la silentemuloj savis SAT-on en Amsterdamo. Partopreni kongreson kiel gasto estas por multaj tre enuiga. Aŭskulti diskutojn sen havi rajton mem diskuti estas puno por aktiva esperantisto.
Via opinio, ke SAT-kongresoj nur estas „babilejoj“, estas vere stranga. Bonvolu diri al mi, kiaj ejoj estas la internaciaj kongresoj de aliaj organizoj, dum kiuj oni parolas en 6—7 lingvoj. Mi mem partoprenis jam kelkajn SAT-kongresojn k aŭdis tie bonajn paroladojn eĉ de sufiĉe famaj lab. gvidantoj. Ĉu ili laŭ via opinio estas „babiluloj“? Ĝuste per la delegitsistemo vi faros babilejojn el niaj kongresoj, ĉar tre ofte la parolkapablaj delegitoj aŭdas plej volonte paroli sin mem k pro tio ili ofte babilaĉas, ripetante, kion oni jam dekfoje aŭdis.
Multon oni povus skribi pri via respondo al K-do Lanti, sed mi opinias, ke estas pli bone paroli buŝe pri ĉio en Ŝtutgart. Mia intenco, eĉ mia devo nur estas diri al vi jam nun, ke la laboristaj esperantistoj ne bezonas k ne deziras internacion, ni deziras esti sennaciece organizataj; tiun opinion ankaŭ havas la SAT-anoj en Svedio. Ni penu inter ni forigi la antikvan opinion pri organiz-strukturoj k serĉu novajn vojojn, kiuj pli intime interligas la tutmondan proletaron. Preskaŭ ĉiujn viajn dezirojn oni povas efektivigi en la sennacieca kadro de nia mondasocio, oni nur plenumu la kondiĉojn de la konvencio de Gotenburgo.
Sennaciece vin salutas
Ludoviko Puf (320).
*
Pri la respondo al publ. letero XI.
Kiam mi estis leginta la respondon de K-dino Klatilino al la „XIa publ. letero“ de Lanti, venis al mi la inklino, modeste ankaŭ aŭdigi mian voĉon. Sed tiu voĉo ne estos eĥo de tio, kion skribis K-dino Kl.
„Al la diablo kun tiu malbenita supertendenceco“ … K-dino Kl. skribis. Kaj ŝi kompreneble celis al SAT. Sed ĉu la LEA-oj ne estas ankaŭ supertendencaj? Mi estas prezidanto de sekcio k mi ĉiam gvidis tute supertendence. Ĉu tiele K-dino Kl. ne agas en sia LEA-grupo? Mi bedaŭras, sed tiam mi devas konfesi, ke mi ne alte taksas ŝin kiel LEA-aninon, ĉar estas nia devo en la esperanta movado esti superpartieca. Nur tiel agante, ni povas esti utilaj por la disvastigo de nia lingvo. Kaj plue, kiun tendencon ŝi ŝatas? Bedaŭrinde ŝi ne skribis pri tio. Kial ne? Tamen mi volas diri al ŝi, ke mi ĝojas, ke mi havas okazon legi gazeton, kiu estas vere superpartieca. Mi de tempo al tempo sentas naŭzon pri la tendencaj gazetoj.
Kial mi ne kredos, kion ekz. komunisto skribas pri la okazintaĵoj en sia lando? (Mi estas O.S.P.¹-ano). Ĉu K-dino Kl. estas certa, ke ĉiuj legantoj kredas, kion oni skribas en ilia partigazeto? Mi tute ne.
Nia tendenco en la esp-a movado estas: esp-o al ĉiu klaskonscia proleto por unuigi tiujn proletojn. Kaj tio estas nobla laboro k nur partifanatikuloj ne komprenas tion. Mi taksas la artikolojn en „S-ulo“ pli alte ol la plimulton el la artikoloj, aperantaj en la partigazetaro, kiu grandparte estas uzata por insulti aliajn lab. partiojn.
Pri la dukotiza afero jenon: En mia sekcio la senlaboruloj pagas semajne 5 cendojn. Ili certe ne povas pagi pli. Ĉu K-dino Kl. opinias, ke ili per tiu kotizo povas fariĝi samtempe aktivaj SAT-anoj kiel ajn? Se ni, post la fino de la kursoj, devas varbi la eks-kursanojn al la federacio, ni ne havus multan sukceson, se la kotizo estus duobligita. Krom tio la amo de la komencantoj al esperanto ne estas tiel granda, ke ili ŝatas pagi tiom altan kotizon, grandparte por gazeto, kiu, rilate ilin, ne estas legebla.
Mi ne favoras al delegitsistemo rilate esp.-kongresojn. La lingvo mem estas nia ĉefa celo k tial, kiel eble plej multe da personoj parolu. Ankaŭ la kongreso en Berlino estos, malgraŭ la delegitsistemo, babilejo. Laŭ mi, la plej granda gravo de niaj kongresoj estas la fakto, ke gelaboristoj el tuta mondo kunvenas por „babili“ per esperanto, por tiele konvinki la indiferentan amason pri la praktika taŭgeco k utilo de esperanto.
Ni lasu SAT, kiel ĝi estas.
Bas Wels (17 668).
*
Kelkajn tagojn post la apero de la „letero“ de K-dino Kl. alvenis la du ĉi-supraj respondoj. Ni decidis publikigi ilin entute. Sed poste alvenis ankoraŭ aliaj tre ampleksaj, kiujn ni povas nur parte enmeti. Ni vicigas ilin laŭ la dato de ricevo.
Skribis K-do Dubaptito (61): „… Mi loĝas en lando, kiu ĝuas certan reputacion pro sia organiza sistemeco. Tamen mi pagas ekz. en mia sindikato plurajn kotizojn. Se ĉiujn apartajn kotizojn ni pagus al sama instanco, ili tial tamen ne malaltiĝus, almenaŭ ne rimarkeble. Do, via argumento koncerne al Aŭstrio ne trafas, kion vi volas. Klopodoj unuigi la kotizojn, ankaŭ jam en nia regiono estas faritaj, sed sensukcese, ĉar eĉ tio komplikigus la administradon. … Pri la delegitsistemo, mi emas demandi: ĉu vi jam kolektis spertojn pri „la kaŭzoj de misharmonio en lab. organizoj“? Ĉu per tia delegitsistemo (elekto) oni trafas ĉiam la „plej taŭgajn“ reprezentantojn? Mi povus rakonti multon pri malagrablaĵoj, intrigoj k konfliktoj kaŭze de tiaj delegitelektoj. Kaj ĉu praktike estas eble, ke delegito absolute povas „defendi antaŭ internacia forumo la opinion de la plimulto en la asocio“? Jam sufiĉe longe mi estas en la lab. movado por povi sperti, kiel „delegitoj“ „defendis“ la opinion de la „plimulto“. Ĉe kongresoj tre ofte per diskutado iuj aferoj montras bildon alian ol vidis la „plimulto“ ĉe elekto de la delegito. Kiu volas, ke niaj SAT-kongresoj ne regresu, tiu ne helpu forigi la rajton por ĉiu aktiva membro, aktive ankaŭ partopreni niajn kongresojn, por kiuj ofereme tempon k monon li (aŭ ŝi) dediĉas. Aŭ ĉu ne estas diferenco por kongresano, ĉu li ankaŭ povas diri sian opinion oficiale, aŭ ĉu li nur estas allasata kiel gasto aŭskultanta? …
… Ĉu SAT nepre sektiĝu? Ekzistas plej-diverstendencanoj, eĉ kompartianoj, kiuj estas k volas resti SAT-anoj pro ĝia unika organizformo. Laŭ mia konvinko la likvido de nuna organizformo identiĝus kun radikala detruo al SAT. Kiu volas unutendencan (partian) Internacion, tiu ne rajtas financi ĝin per helpo de alitendencanoj. Ni rifuzis kompartian enmikson en SAT. Tial tiuj iniciatintoj nun preparas Internacion. Ĉu nepre oni imitu la partian ekzemplon kreante ankaŭ kelkajn esp-ajn Internaciojn? …
… La tutmonda krizo pruvas, ke io ne ĝustas. Ĉu la SAT-strukturo kulpas? Ne, anstataŭ reformi nian organizformon, ni klopodu reformi la cerbojn k organizojn de tiuj, kies pensado k agado pro lingvomanko estas ligitaj k influitaj naciece. …“
De K-do 16 900 „… Ĉu SAT fariĝu nura gvidorganizo de la laŭŝtate disigitaj LEA, laŭ la modelo de la II-a aŭ de la Sindikata Internacio? La sperto ne kuraĝigas iri tian vojon. Ĉar tiuj Internacioj ĝis nun neniam sukcesis instigi siajn organizojn al internacia kunbatalo. … Ankaŭ en la esp. movado ni devas timi, ke la unuopaj organizoj malatentas la komunan celon pro siaj apartaj interesoj, speciale se ili estas sub partia influo. … La laŭlanda disiĝo de la LEA-aparatoj malakcelas intiman kunligon. Ekz. diskutado pri esp. aferoj okazas unue en nacia kadro k nur la rezulto, ofte influata de naciaj konsideroj aŭ antaŭjuĝoj — kiuj ankaŭ en la lab. movado ankoraŭ svarmas — estas aplikata en la internacia diskutado; interkonsento
¹ Sendependa socialista partio nederlanda. — Red.
— página 3 —
SENNACIULO — 219
tiele estas pli malfacila, sed diferencoj ekestas pli facile ol en sennacieca diskutado. En sennacieca asocio ja la dislokiĝo de la gvid-aparato devigas la Gek-dojn nepre uzi esp-on k rigardi trans la ŝtatajn limojn k tiel montras al ili konstante, ke ilia patrio estas ilia klaso, ke ne estas grava ilia ofte nur hazarda nacieco. Jam psikologie la interrilato inter la Gek-doj estas plifaciligata, per la scio, ke la alia K-do estas sam-asociano k ne nur ano de asocio amikece interrilatanta kun la propra asocio. …
… La delegitsistemo havigu al ni „veran“ demokratecon. Nu, kiu ne fermas la okulojn, tiu certe konsentas la asertojn de K-do Lanti, ke en tiu sistemo estas decida ĉefe la oratora kapablo, sed ne aliaj respektindaj ecoj. Kiu do el ni ne jam spertis en niaj grandaj „demokrataj“ organizoj, ke la volo de l’ simplaj membroj estis malatentita aŭ ke ĝi per lerta parolado aŭ influado pere de gazetoj estis ŝovita en direkton tute kontraŭan al ilia unua intenco? …
K-dino Kl. plendas, ke en SAT-kongresoj povas esprimi sian opinion nur esp-istoj scipovantaj esp-on. Eble ŝi opinias tion ne sufiĉe demokrateca. Sed pro tio nomi tiujn kongresojn babilejoj estas maltrafa. Estus ja vere ridinda esp. kongreso, dum kiu povus regi la kutima lingva konfuzo. Ĉu la eblo paroli en LEA nacilingve, estas avantaĝo? Tute ne. Homo, kiu scias, ke li rajtas paroli ankaŭ nacilingve, ĝenerale ne tiom intense klopodas lerni esp-on kiel homo, kiu scias, ke li nepre devas scipovi ĝin. Por scipovi esp-on ja ne necesas esti lingva geniulo; ĉefe sufiĉas diligento. Sed scipovi esp-on, estas ja la minimuma postulo, kiun devas fari esp. asocioj al siaj membroj, kiuj pretendas kundecidi pri esp. aferoj. … Kiel en la sportmovado sportulo devas pruvi, ke li kapablas fari la ekzercojn postulatajn por la koncerna grado, tiel esp-isto devus pruvi per mallonga ekzameno, ke li kapablas ekz. traduki simplan esp. tekston k skribi leteron. Tiele ankaŭ la komencantoj estus instigataj ege klopodi pri esp-o. …
„Tiu malbenita supertendenceco!“ … La tasko de SAT ne estas efektivigo de ia partia aŭ politika celo, sed disvastigo de esp-o. Tiu tasko malhelpas neniun, esti fidela k fervora partiano. Sed tiu tasko ankaŭ ne prosperas pli bone pro dependeco de iu partio: la spertoj en la sindikatoj k en la liberpensula movado eĉ pruvas la malon. Por bone plenumi siajn taskojn SAT devas esti sendependa de iaj ajn partiaj konsideroj. Vi diras, ke tio ne estas ebla. La partifanatiko reganta nun la lab. movadon preskaŭ ŝajnigas vin prava. Kompreneble ĉiu homo estas influata de la teorioj, kies ano li estas. Ĉu pro tio ne estas eble serioze ekzameni la faktojn k pripensi la aferojn sendogmece? Ambaŭ procedoj hodiaŭ ja ne estas tre ŝatataj k malmulte aplikataj. Sed tio ne povas esti motivo por ne celi tian spiritan progreson. La statuto de SAT eĉ postulas tion kiel kulturan taskon. Sed realigebla ĝi estas nur, se ĉiuj Gek-doj klopodas pri ĝi.
Tre malfacila tasko. Ĉiu n-o de „S-ulo“ tion pruvas. Kaj ne nur al K-dino Kl. la enhavo ofte ne plaĉas; mi kredas, ke eĉ K-do Lanti apartenas ofte al tiaj malkontentuloj. Sed kiel ni povas ŝanĝi tion? Certe ne farante el „S-ulo“ parti-gazeton. Pro tia malkontento mi jam antaŭ kelkaj monatoj skizis proponon pri regula raportado k raportistaro. Sed mi baldaŭ konvinkiĝis, ke tia propono ankoraŭ ne estas realigebla pro manko de kapablaj (k sendogmemaj) Gek-doj. … Eduki tiajn Gek-dojn al racia kritika pensado estas tre malfacila tasko. Sed fari el „S-ulo“ partiece gvidatan revuon tute malebligas tian edukadon, forpelas la alipensantojn k detruas la tutan lab. esp. movadon.“
De K-do A. Berdan (16 986, Wien): „Estimata K-do Lanti! … Vi skribis interalie: ‚Se por nura pago de malalta kotizo al la landa asocio la Jarlibro, S-ulo, La N. E. povas esti liverataj al la 10 000 esp-istoj, pri kiuj vi parolas, mi eble rezignus pri la sennacieca strukturo de SAT‘. Tio signifas, ke laŭ via propra konfeso SAT povus sendanĝere pluvivi ankaŭ sen la sennacieca doktrino, kiu nur malhelpis ĝis hodiaŭ konstrui veran internacian organizon de la lab. esp-istoj k malhelpis fortan, mondskalan propagandon de esp-o inter la lab. organizoj. Tion konstati estas tre grava. Ni do konfesu, K-do, ke la sennaciismo estas ankoraŭ io nebula, kvankam bona ideo. … Konstatinte nun, ke SAT povas vivi sen la ĝisnuna gvidmotivo de sennaciismo, tiam restas nur la demando: ĉu gvidi SAT-on internaciskale, ĝin apogante sur iu partia Internacio? Jes, K-do Lanti, tion postulas niaj plej proksimaj celoj, se ni volas progresigi la esp. movadon laboristan. SAT ja skismiĝis en du partojn. La plimulto el la komunistoj ja forlasis SAT-on k formis sian apartan internacian esp. organizon. Kio restis en SAT, ŝajnas esti plej multe socialistoj. Kaj pro tio ni devas klare vidi la vojon. Estas ja absolute ne vere, ke regas en SAT tielnomata supertendenceco. Ĉiu, kiu kredas pri supertendenceco, trompas sin mem. En ĉiuj organizoj supertendencaj regas la interna lukto de la opinioj, formiĝas frakcioj, k malhelpas pro tio fruktodonan k progresigan laboron. Ne k nenie ekzistas vera supertendenceco. … Ni devas la nunan strukturon de SAT aliigi k fari el ĝi internacian organizon de la socialistaj esp-istoj. Kaj post tia pura distingiĝo ĉiuj membroj kun ĝojo k amo kunlaborados al la organizo k varbos por ĝia disvolviĝo. …
… La nombro de la delegitoj ĉe la internaciaj kongresoj estu provizore maksimume 100. Ĝi estu dividita laŭ la nuna membrostato de LEA-oj (proks. 10 000). Oni devus ellabori tian skalon kune kun la LEA-oj. Krom la oficialaj kongrestraktadoj, al kiuj rajtas partopreni nur la oficialaj landaj delegitoj, oni aranĝu okaze de ĉiu kongreso internacian renkontiĝon por ĉiuj anoj, por reciproke kontaktigi la membrojn k doni ankaŭ al ili la eblon internacie praktiki esp-on. … Vi certe pravas, dirante, ke estus granda danĝero en la nuna stato, se iuj gravaj organizoj alprenus esp-on, ĉar mankas la lingvokapablaj instruontoj. Tiun staton forigi estus unu el la klerigaj celoj de SAT. Ĝi povus eble instali internaciajn lernejojn (kursojn) 3 — 6 monatojn daŭrantajn por eduki sufiĉe lertajn esp-istojn kiel instruontojn k. s. Dungi por la gvidado de tiaj kursoj nur eminentajn esp-istojn kiel instruontojn. Prepari tiajn kursojn k kompletigi ilin per la organo, per konstanta rubriko: lingvaj aferoj ktp. Sed en sia nuna strukturo SAT neniam povas entrepreni tiaspecajn aranĝojn, ĉar mankas la financa bazo por tio. Nur la kunigo de ĉiuj LEA — kiel proponis K-dino Kl. — al unu fortega, impona internacia organizo povas ebligi tion. …
… Vi ja mem diris foje, ke ni devas esti (en SAT) unue esp-istoj k nur poste partianoj, ktp. Estu ankaŭ vi unuavice esp-isto, kiu estas devigata profiti ĉiujn okazojn por antaŭenpuŝi la lab. esp. movadon, k rezignu je via ideo pri sennaciismo k forĵetu la kredon pri supertendenceco. … Ne timu pro la socialistiĝo de SAT. Kredeble kelka nombro da K-doj forlasos SAT-on, sed miloj da novaj membroj aliĝos per la LEA-oj. Mi ĝis nun ĉiam parolis pri SAT, sed nova internacia organizo certe ankaŭ portos novan nomon. …“
De K-do 55: „… Ĝis nun mi ja ne rimarkis, ke K-do Lanti skribis nelogikaĵojn k kontraŭdirojn. Tio ne signifas, ke mi blinde aprobas ĉiujn liajn ideojn, sed mi konfesas, ke ĉiam plezure mi legas liajn artikolojn.
Rilate la kongrespartoprenon, la nuna sistemo tre plaĉas al mi; ĝi estas tiom pli demokrateca, ke kelkajn monatojn (aŭ semajnojn) antaŭ la kongresdato, iu ajn ano povas, pere de la gazeto, konigi proprajn proponojn. Tiel la tuta SAT-anaro estas informita k povas pripensi tiujn proponojn. Plie, la kongreso ne estas decida: ĝi estas nur propona. Pri la gravaj demandoj findecidas la tuta SAT-anaro. Tio estas vere demokrateca.. … Klatilino skribis: „Al la diablo jam foje kun tiu malbenita supertendenceco, kiu en vero tute ne ekzistas. „Mi povus skribi: *„Al
— página 4 —
220 — SENNACIULO
la diablo jam foje kun tiu malbenita tendenceco, kiu en vero malebligas la proletunuiĝon!“ Ĉiuflanke, ĉiel k ĉiam oni alvokas al unuiĝo, sed samtempe oni malbenas la supertendencecon! Ni ne sufiĉe atentas, ke la proletoj povos vere unuiĝi nur, kiam ili estos sufiĉe bonedukitaj por esti supertendencaj. Kiam K. Marks predikis al ĉiulandaj proletoj, ke ili unuiĝu, li tiam sin turnis al ĉiuj proletoj senescepte — tute ne atentante la tendencojn. Sufiĉas do, laŭ mia opinio, por esti bona SAT-ano, esti klasbatalanto k tolerema por ĉiuj aliaj klasbatalantoj. Ĝis nun SAT laŭiris tiun vojon: ĝi ne deflankiĝu! Kl. plendas, ke „S-ulo“ ne estas gazeto kleriga. Estas memkompreneble, ke „S-ulo“ ne estas perfekta. Nia gazeto sendube pliboniĝos, plivaloriĝos dank’ al presado de edukaj k klerigaj artikoloj, kiujn certe verkos K-dino Kl. Tiel estu.“ ¹
¹ Krom tiuj respondoj, destinitaj por la gazeto, alvenis ankaŭ kelkaj leteroj, kiuj ĉiuj protestas kontraŭ la provo aliigi la strukturon de nia Asocio.
Kiel la legantoj povas konstati, la deziro de K-dino Kl., ke ŝia letero trovu eĥon ĉe la SAT-anaro, estas plenumata. Kaj ni devas danki al ŝi k al K-do Berdan, ke ili tute klare konigis sian opinion k ne provas atingi sian celon per malrekta vojo. En Ŝtutgart devos ja esti farata klara respondo al jena demando: ĉu SAT el sennacieca ĉiutendenca organizo aliiĝu en unutendencan (socialistan) internacion?
Tute ne utilus miaflanke provi konvinki K-dinon Kl. k K-don B. Mi relegis la „publikajn leterojn“, kiujn mi skribis k akiris la konvinkon, ke tiuj du Gek-doj aŭ tute ne legis, kion mi skribis, aŭ ne povas kompreni min, aŭ eble simple ne volas. Ekz. K-do B. konfuzas la sennaciecon de SAT kun la sennaciismo, malgraŭ miaj tiutemaj klarigoj.² Preskaŭ pri ĉiu punkto estas la sama intenca aŭ senkonscia miskompreno. Mi do tute rezignas esti ĝuste komprenata de kelkaj K-doj. …
Por tiuj, kiuj povas k deziras kompreni, mi simple aldonu, ke la Ge-SAT-anoj devas decidi pri la demando, ne atentante mian personon: estas vere, ke nenial mi konsentus okupi respondecan postenon en iu ajn esp. internacio; mi ja opinias, ke tia organizformo por mondlingvanoj estas necelkonforma k iel similas arĥaikan plurarkan ŝtonan ponton, kompare kun unuarka ferbetona ponto; mia nuna plej forta deziro estas tute forlasi gvidpostenon en nia movado, eĉ se la plimulto el la K-doj decidos konservi la sennaciecan strukturon de SAT.
E. L.
² Komp. la „publikan leteron“ IIa en la n-o 380.
RAPORTARO DE LA PLENUM-KOMITATO DE SAT
por la periodo de 1. VII. 1931 ĝis 30. VI. 1932.
B) RAPORTO DE LA ADMINISTRACIO.
Situacio de la membraro k abonantaro al Sennaciulo laŭ la stato de 30. junio 1932:
| Lando | Aktivaj | Aspir. Subten. | Abon. |
|---|---|---|---|
| Afriko | 2 | – | 2 |
| Alĝerio | 6 | – | 7 |
| Argentinio | 8 | 2 | 8 |
| Aŭstralio | 1 | – | 2 |
| Aŭstrio | 108 | 10 | 130 |
| Belgio | 49 | 4 | 64 |
| Brazilio | 3 | – | 2 |
| Britio | 89 | 16 | 101 |
| Bulgario | 3 | – | 5 |
| Ĉeĥoslovakio | 62 | 16 | 72 |
| Ĉinio | 3 | – | 2 |
| Dancigo | 1 | 2 | 1 |
| Danio | 4 | – | 7 |
| Estonio | 9 | – | 12 |
| Finlando | 9 | 4 | 8 |
| Francio | 157 | 33 | 209 |
| Germanio | 471 | 130 | 510 |
| Hindio | – | – | 1 |
| Hindo-Ĉinio | 1 | – | 1 |
| Hispanio | 40 | 24 | 44 |
| Hungario | 6 | – | 12 |
| Islando | 1 | – | 1 |
| Japanio | 5 | 1 | 12 |
| Jugoslavio | 5 | – | 5 |
| Kanado | 4 | – | 4 |
| Latvio | 5 | 3 | 5 |
| Litovio | 5 | – | 7 |
| Madagaskaro | – | – | 1 |
| Nederlando | 234 | 36 | 249 |
| Norvegio | 13 | 6 | 15 |
| Nov-Zelando | – | 1 | – |
| Polio | 21 | 1 | 39 |
| Portugalio | 37 | 3 | 19 |
| Rumanio | 1 | – | 4 |
| Saarlando | 2 | – | 2 |
| Sovetio | 19 | 1 | 18 |
| Svedio | 187 | 26 | 193 |
| Svisio | 19 | 1 | 15 |
| Turkio | 1 | – | 1 |
| Usono | 29 | – | 37 |
| Sume: | 1620 | 320 | 1827 |
Sekve rekotizis aŭ novaliĝis ĝis la 30. junio 1932 sume 1940 gemembroj. Certe ĝis la fino de la jaro nia membraro ankoraŭ plimultiĝos, malgraŭ la ekonomia mizero nun reganta en la mondo. Kompreneble la laste eldonita jarlibro ne povis montri la ĝustan staton de la membraro, ĉar la adresaro ja ankaŭ enhavis membro-adresojn el la jaro 1931; pro tio la hodiaŭa statistiko de la membraro k abonantaro estas aktuala por nia movado.
Pri la malkresko de abonantaro k membraro jam sufiĉe estas parolite. Fakto restas, ke la skismo en la laborista esperanto-movado estas krimo. Ĝi profitigas nur al la indiferento. Anstataŭ labori por la koncentrigo de la fortoj en la lab. esp. movado oni laboris k laboras por la malkoncentrigo. Ni ne lasu trompi nin per iuj sukcesetoj aŭ ŝajnsukcesoj. La esp. movado ĝenerale estas ankoraŭ en la infanŝuoj k pro tio koncentriĝo de ĝiaj fortoj estas speciale nuntempe pli necesa ol iam antaŭe. Ĉia ago favoranta malkoncentrigon de la fortoj en la lab. esp. movado estas, de sana vidpunkto, kondamninda.
Post apero de la Jarlibro iuj K-doj miris, ke ĝi ankaŭ enhavis adresojn de K-doj, kiuj ne pagis la kotizon por la jaro 1932. Nu, en la Jarlibro, paĝo 39, alineo 3 ni tute klare skribis, kiujn adresojn entenas la libro. En la Adm. ni sufiĉe profunde traktis ĉi tiun temon, ĉu presi ankaŭ la adresojn de la membroj el la jaro 1931 aŭ ne? Unuanime ni reprezentis la vidpunkton, ke ni devas presi ĉiujn adresojn de la membroj el la jaro 1931, kiuj ne eksiĝis aŭ ne estas eksigitaj k same sendi al tiuj ĉi membroj la jarlibron. Ni konsideris tion kiel justan agon al niaj membroj el la jaro 1931, kiuj plej grandparte ne povis renovigi ĝustatempe aŭ tute ne la kotizon por la jaro 1932. Por ni validis ilia kompleta pago por la jaro 1931 k ĉar ni ŝuldis al ili la jarlibron por la jaro 1931, ni simple sendis tiun de la jaro 1932. Kaj ni devas konstati, ke eĉ ne unu malakceptis k resendis ĝin.
En jenaj urboj ni havas pli ol 20 membrojn k estas interese kun tio kompari la nombrojn de la antaŭa jaro: Amsterdam 116, Bruselo 33, Dortmund 21, Dresden 33, Leipzig 61, Lisboa 27, Paris 28, Plzen 21, Stokholm 44, Wien 29. Ekzistas ankoraŭ multaj aliaj grandaj urboj, sed mankas al SAT la membroj k verŝajne ankaŭ al la aliaj esp. organizoj.
Pri Sennaciulo validas la ĵus dirito. Skismo k mizero inter la laboristaro efikis ankaŭ al la nombro de niaj abonantoj. Gravan baron en la evoluo de nia movado prezentas la malfacilaj monrilatoj inter la plej diversaj landoj. Pri trafo de ekzempleroj en la manojn de sovetianoj ne ekzistas garantio.
Al La Nova Epoko ni havas sume 78 apartajn abonantojn aŭ aĉetantojn. Tiu ĉi kvanto da abonantoj estas vere plorinda. Certe inter la abonantoj al „S-ulo“ estas konsiderinda parto, kiu aparte abonus „LNE“, sed tamen ne tiom, ke la „LNE“ povus mem ekzisti. La abonprezo de tiu ĉi revuo estas sufiĉe malalta ke oni vere miras pri tiel malgranda abonantaro, kvankam inter la aspirantaj membroj estus konsiderinda parto, kiu povus aboni tiun ĉi revuon.
— página 5 —
SENNACIULO 221
La eldonkvanto de La Lernanto estas sume 4700 ekz. 2200 ekz. trovas lokon en „S-ulo“, 1500 ekz. aĉetas „Sveda Laborista Esperanto-Asocio“, 200 ekz. „FEO“ k 320 ekz. ni sendas al abonantoj k aĉetantoj. Ni ne dubas, ke se la instruantoj klopodus uzi „La Lernanto“n en la kurso kiel legilon, tiam ni certe povus altigi la eldonkvanton. La prezo por 25 ekz. de la sama n-o estas ja nur 1.50 mk.g.
Statistiko pri la librofako de Eldonkooperativo de SAT 1931/32
| Titolo | Provizo 1.7.32 | Provizo 1.7.31 | Malpliiĝo (vendo aŭ perdo) 1931/32 | Malpliiĝo (vendo) 1930/31 |
|---|---|---|---|---|
| ABC de Sennaciismo | 833 | 910 | 97 | 207 |
| Diablidoj | 892 | 1019 | 127 | 87 |
| Dokumentoj de Kom. | 53 | 94 | 41 | 125 |
| Eklumo en la Abismo | 69 | 161 | 92 | 44 |
| El la Mondbildo | 545 | 599 | 54 | 25 |
| En Kat. de Maljusteco | 574 | 666 | 92 | 71 |
| Etiko | 568 | 701 | 133 | 93 |
| Fabeloj de H.z.Mühlen | 1793 | 2061 | 268 | 203 |
| For la Neŭtralismon! | 1812 | 1962 | 150 | 353 |
| * Ĥodinka | 233 | 1347 | 1114 | 137 |
| Ili | 405 | 436 | 31 | 189 |
| Je la Nomo de l’Vivo | 66 | 118 | 52 | 148 |
| Kandid | 624 | 797 | 173 | 721 |
| Karl Marks, lia vivo | – | – | – | 231 |
| Kristan. k Patriot. | 1627 | 1712 | 85 | 288 |
| Kvardek Jaroj de Esp. | 199 | 283 | 84 | 55 |
| Labor-Kaj. al Petro | 3710 | 4323 | 613 | 469 |
| La Fera Kalkanumo | 1204 | 1521 | 317 | 479 |
| La Kemio de l’Univ. | 421 | 464 | 43 | 59 |
| La Kom. Manifesto | 483 | 666 | 183 | 91 |
| La Labor. Esperant. | 772 | 930 | 158 | 619 |
| La Morto de Blanjo | 576 | 629 | 53 | 59 |
| La Vojo al Scienco | 862 | 911 | 49 | 115 |
| * La Vojoj de formiĝo | 314 | 1522 | 1208 | 29 |
| Malgranda Terbiblio | 276 | 340 | 64 | 35 |
| Naciismo | 1264 | 1365 | 101 | 235 |
| Ni Legu! | – | 72 | 72 | 578 |
| Nur Volu! | 84 | 197 | 113 | 171 |
| Orienta Blovo | 538 | 624 | 86 | 54 |
| Petro, noveld. 8500 e. | 8189 | 730 | 1041 | 4955 |
| Petro kun rusl. ŝlos. | 167 | 223 | 56 | 8 |
| Plena Vortaro | 188 | 718 | 530 | 3283 |
| Poemo de l’Plugisto | 1590 | 1643 | 53 | 357 |
| Proletaria Kantaro | 500 | 657 | 157 | 309 |
| Prologo | 1047 | 1088 | 41 | 56 |
| * Rev. en la lingvosci. | 382 | 1250 | 868 | 88 |
| Ruĝo k Blanko | 607 | 674 | 67 | 63 |
| * Ruĝa Stelo | 114 | 1270 | 1166 | 197 |
| Seksspikologio | 408 | 585 | 177 | 126 |
| Soveta Pedagogio | 795 | 822 | 27 | 55 |
| Ŝtato k Revolucio | 162 | 276 | 114 | 98 |
| Unua Legol., noveld. | 1638 | 2000 | 362 | – |
| Vortoj de K-do Lanti | 1257 | 1535 | 278 | 465 |
| Zamenhof | 97 | 183 | 86 | 337 |
| Insignoj: grandaj | 1063 | 1523 | 460 | 924 |
| malgrandaj | 461 | 708 | 247 | 313 |
| Poŝtkartoj il. | 153090 | 154323 | 1233 | 1284 |
Detaligoj pri la librostatistiko. — Tiu ĉi statistiko havas nur la celon montri al la membroj la debiton de la diversaj libroj k la momentan provizon. Tamen pri la libroj signitaj per steleto (*) necesas fari rimarkon, ĉar la nombroj sen tio ne estas kompreneblaj. Tiuj libroj estas presitaj en Moskvo, k parto de la stoko estas ŝtele retenita de CK de SEU (same kiel la mono), kiel unu el la rimedoj por detrui SAT. Ĉar en la antaŭjara statistiko troviĝis indiko pri la tuta eldonkvanto, sed en la ĉi-jara la indiko pri la reala havaĵo kuŝanta ĉe ni, do la nombroj pri la malpliiĝo ĉe tiuj libroj ne prezentas nur la jaran vendon, sed entenas ankaŭ la perdon sekve de la ŝtel-reteno de l’ stoko en Moskvo. Fakte estas de ni venditaj dum la jaro: el „Ĥodinka“ 64 ekz., „La Vojoj de formiĝo“ 63 ekz., „Revolucio en la Lingvoscienco“ 88 ekz., „Ruĝa Stelo“ 111 ekz. (La diferenco inter tiuj nombroj k la en la 3-a kolono de l’statistiko indikitaj estas la per ŝtelo perdita kvanto.)
[REKLAMO p.5] Post du semajnoj aperos la 3-a kajero de la grandformata, bele ilustrita literatur-scienca revuo de SAT LA NOVA EPOKO. Varbadu novajn abonantojn al ĝi; abonu, se eble, ankaŭ mem apartan ekzempleron k disponigu ĝin eventuale por senpaga ekspedo al iu senlabora K-do! (Plena tarifo sur la lasta paĝo de ĉiu LNE-kajero!)
Akcibiletoj de SAT. — Serio A elĉerpiĝis jam de kelkaj monatoj. Akcibiletoj B estas ankoraŭ aĉeteblaj. Tiun ĉi jaron multaj K-doj iam havantaj laboron povis konstati la bonon de la akcibiletoj. Kiam ili nun senlaboriĝis, ili povis facile rekotizi k reaboni „S-ulo“n. Multaj eluzis ĉi tiun avantaĝon k promesis, ke tuj kiam ili povos, ili reaĉetos kelkajn akcibiletojn. Ni ja akceptas ilin ĉiam por membreco, abono aŭ SAT-libroj flanke de ekstersovetiaj akciaĉetintoj. Pro la daŭra ekonomia mizero, per kiu ankaŭ suferas nia movado, ni malaltigis la rentumon al 6 % jare. Tion bonvolu noti la posedantoj de akcibiletoj.
Ricevitaj poŝtaĵoj dum la tempo de 1. 7. 1931 – 1. 7. 1932: leteroj 2406, poŝtkartoj 2178, poŝtĉekoj 3014, poŝtmandatoj 291, presaĵoj 960, pakaĵetoj 575. Sume 9424 poŝtaĵoj.
Ekspeditaj poŝtaĵoj dum la sama tempo: leteroj 517, poŝtkartoj 572, presaĵoj 55 230, pakaĵetoj 1494, bankĝiroj 33 k poŝtĝiroj 255.
Tiuj ĉi ricevitaj k ekspeditaj poŝtaĵoj koncernas nur la Lajpcigan administrejon. Kaj ĉiu, kiu nur iomete komprenas ion pri admin. aferoj, certe taksos la laboron, faritan dum ĉi tiu tempo de antaŭe 3 personoj, depost oktobro de 2 personoj k nun de 1.
C) RAPORTO PRI SENNACIULO K LA NOVA EPOKO.
(Periodo: 1. 7. 31. – 30. 6. 32.)
„S-ulo“ aperis ĝis komenco de oktobro 1931 sur 8 paĝoj, ĉiusemajne, poste sur 12 paĝoj ĉiun duan semajnon, ĝis jarfino 1931 en la formo de duoblaj n-oj, poste kiel unuopaj n-oj same ampleksaj ĉe plimalaltigita abontarifo. Ni ne bezonas akcenti ĉi tie, ke la daŭranta k pli akre sentiĝinta ekonomia mondkrizo estas la ĉefa faktoro, kiu devigis nin al limigo de la paĝaro k sekve pli severa elekto de la por presigo akceptita materialo. Ni elstarigu unu pozitivan faktoron: malapero de la polemikaj artikoloj, refutado de kalumnioj ktp. de sur la paĝoj de la gazeto depost la Amsterdama Kongreso, se ni ne konsideras kelkajn esceptojn.
„S-ulo“ gardis sian ĉiaman karakteron: ĝia enhavo konsistis el materialo informa, eduka, kultura diverstendenca k sekve konforma al la principo de l’ supertendenceco, rekomendata per ĉiuj kongresaj rezolucioj k eĉ per la unua paragrafo de la SAT-Statuto.
Pure informaj artikoloj, sen reliefigo de la tendenco de l’ verkinto, kun ofte tre interesa enhavo, aperis cetere, senditaj el granda nombro da landoj k regionoj, eĉ el k pri Sovetio, kvankam de tie — kun unu-du esceptoj — ni ne ricevis senperan materialon; kiel vi scias, tiu fakto ne rezultas el malemo de tieaj K-doj kunlabori, sed el la simpla saĝa sindeteno por ne suferi la sankciojn de l’ CK de SEU.
La limigita spaco devigis nin ne nur flankenmeti malpli gravan materialon, sed ankaŭ plikoncizigi parte la aperigitajn artikolojn. Ĉar multaj Gek-doj ne scias verki koncize aŭ malatentas niajn tiurilatajn atentigojn en la gazeto. Tio ne estu riproĉo k malkuraĝigo por tiuj, kies skribema plumo kvazaŭ trudas al ili plenigi foliegojn. Sed ili almenaŭ ne grumblu, se la redaktoro senbalastigas iliajn skribaĵojn. Ni estu tamen justaj k diru, ke ni konstatis plibonigojn tiurilate ĉe niaj kunlaborantoj k seriozajn klopodojn de kelkiuj verki kiel eble plej koncize, objektive k precize…
En la raportjaro aperis 196 grandaj artikoloj, 70 pli malgrandaj (kiel tiuj sub: Mi volas scii, por nia medito, iuj diskut-artikoletoj ktp.). La respondaj nombroj por la antaŭa jaro estas 285 k 53. Krome aperis 13 versaĵoj (same multe kiel antaŭjare). En la nomita nombro estas entenitaj 10
— página 6 —
222 SENNACIULO
„Tagoj el mia vivo“ aŭ parencaj artikoloj (lastjare: 12). El la 196 grandaj artikoloj 26 estis tradukoj, 18 kompiltradukoj, 4 represitaj el aliaj esp-lingvaj gazetoj, do sume 48 neoriginalaj artikoloj (lastjare 49). La elcento estas 1/4 de la tuto (lastjare 1/6).
La sumo de l’ supre statistikitaj artikoloj estas 279 (kontraŭ 351 en 1930/31 k 428 en 1929/30). Konsiderante la dusemajnecon de l’ nuna „S-ulo“, la regreso ne estas proporcia. Tio fariĝas pli okulfrapa ankoraŭ, se ni rimarkigas, ke en la statistikitaj artikoloj ne estas enkalkulitaj la artikoletoj el la rubriko: LA KLASBATALO TRA LA MONDO, nek la rubriko „Reliefaj Okazintaĵoj“ nek la Fakpaĝoj. Ankaŭ ne „Tra Esperantio“ kun ĉiunumere almenaŭ 2 pli grandaj artikoloj.
La relativa multnombreco da artikoloj malgraŭ limigita paĝaro, eĉ pli limigita ankoraŭ per la intermita apero de „LNE“, estas konsekvenco de la apero de koncize verkitaj, aŭ koncizigitaj raportoj. Fakte nur en la unua parto de la raportperiodo aperis artikolegoj daŭrigitaj tra pluraj numeroj, same kiel en antaŭaj jaroj, k ili cetere en supra statistiko estas kalkulitaj nur kiel unu: ekz. la artikolserioj pri la Kvinjarplano, la impresoj el Svedio, k. a. Felietona beletra materialo preskaŭ ne aperis pro manko de spaco; sed por ĝi nun estas trovita loko en LA NOVA EPOKO.
El la Fakpaĝoj aperis la Pedagogia Paĝo 5-foje, la Liberpensula Paĝo 5-foje, La Junulara Paĝo 3-foje. La Liberp. Paĝo estis antaŭata de la rubriko „Kontraŭ la dogmojn“, kiu aperis en la raportperiodo 4-foje; alia rubriko „Scienco k Tekniko“ aperis 8-foje k estas depost reapero de LA NOVA EPOKO transkondukita al ĉi tiu revuo. La Junulara Paĝo aperis tiel malofte, ĉar dum monatoj la redaktinto neniun materialon plu alsendis, ĝis malpacienciĝintaj sekcianoj komisiis al K-do Vetig provizore la redaktadon super tiu Paĝo.
La Klasbatalo tra la Mondo aperis en ĉiu numero regule (meze ĉ. 5–6 notoj). Bedaŭrinde la kunlaboro al tiu rubriko estis neregula k hazardeca, k ni estus dezirintaj ricevi pli da originala materialo por tiu grava rubriko, per kiu la K-doj povus pruvi la valoron de peresperanta informservo.
La Reliefaj Okazintaĵoj estas novaĵo en nia gazeto, kreita laŭ instigo de aktiva kunlaboranto, K-do Ruus. Oni povus fari la rimarkon, ke la K-doj jam legis la en tiu rubriko amasigitajn faktojn en sia ĉiutaga ĵurnalo. Sed ni respondu al tio, ke la okazintaĵoj ne estas prezentataj al la legantoj per sia gazeto en simila neta aranĝo. Laŭ la lando, en kiu la K-doj vivas, laŭ la partitendenco ankaŭ de la legata ĵurnalo, tiu aŭ alia okazintaĵo estas pligravigata aŭ plimalgravigata. Sekaj faktoj prezentitaj en senpartieca k sennacieca spirito povas havi edukan valoron.
Oni tradukis el „S-ulo“ k enpresis en diversaj nacilingvaj gazetoj 101 artikolojn (kontraŭ 94 lastjare). Kompreneble ni nur statistike povas kapti tiujn, pri kiuj ni ricevis komunikon. Mankas certe multaj en tiu nombro. Oni konstatas, ke estas iom pli ol en la antaŭa jaro; tamen antaŭ du jaroj (1929/30) ni atingis la nombron 165. Plej laŭdinde k modele laboris usona K-do 16 285 (el Kalifornio), kies tradukoj el „S-ulo“ aperis sufiĉe regule en tieaj ĵurnaloj. Li ankaŭ estas modela rilate la kunlaboron al „S-ulo“ per interesaj artikoloj pri la vivo en sia regiono.
El la 101 artikoloj aperis 44 en socialdemokrataj gazetoj, 11 en anarkistaj aŭ sindikatistaj, 10 en sindikataj, 6 en komunistaj, 4 en ISK-gazeto, 3 en liberpensulaj, 18 en senpolitikaj aŭ de nepreciza tendenco, 5 en diversaj. El ili temis pri okazoj en la esp. movado 24, pri Usono 11, Italio 8, Japanio 6, Svedio 6, Hispanio 5, Ĉinio 3, Estonio 3, Nederlando 3, Belgio 2, Bulgario 2, Ĉeĥoslovakio 2, Germanio 2, Sovetio 2, Aŭstrio 1, Francio 1, Finlando 1, Litovio 1, pri ĝeneralaj temoj (politikaj) 18.
Tiuj nombroj indikas la gradon de la peresperanta serva kvalito de la SAT-organo. Laŭplana eluzado de la materialo aperanta en „S-ulo“ plifortigus tiun servecon k refutus unu fojon por ĉiam la senbazan ripetaĵon, ke la SAT-aparato ne povas servi utile al la laborista gazetaro de l’ mondo. La
LA LAKTO-CENTREJO POR ŜTUTGART.
La Ŝtutgarta laktocentrejo funkcias depost 1926. Ĝia ĉefa tasko estas la kiel eble plej laŭcela prizorgo al la loĝantaro de Ŝtutgart rilate al lakto k lakto-produktoj. La loĝantaro de Ŝtutgart bezonas ĉiutage ĉ. 125 000 litrojn da lakto por trinkado, kiuj venas el la ĉirkaŭo de l’urbo diametra je 60 km. Ĉar en tiu ĉirkaŭo estas preskaŭ nur malgrandaj kampulaj mastrumoj, la lakto devenas el miloj da bovinejoj k estas sendata de la korporacioj k kolektejoj kiel eble plej rapide per trajnoj al la urbego. Tial estas tre necese, pritrakti tiun laktokvanton zorge k laŭcele antaŭ liverado al la konsumontoj. Alveninte en la laktocentrejon de Ŝtutgart ĉiu laktujo estas esplorata per rapida procedo. Krome la laboratorio de la centrejo k ankaŭ la polica oficejo pri nutraĵoj elprenas kvantetojn, por ke ili estu esplorataj en la laboratorio respektive en la esplora oficejo de Ŝtutgart rilate al gras-enhavo, acidenhavo, malpura stato ktp. Lakton, kiu ŝajnas ne taŭga por trinkado, oni tuj flankenmetas por alia pritrakto.
La trink-lakton oni unue filtras en la laborejo de l’centrejo, por forigi ĉiujn malpuraĵojn, poste oni ĝin pasteŭrizas¹ t. e. varmigas ĝis 63° C., fine malvarmigas ĝis 3°. Per la pasteŭrizado pereas la malsanigaj bakterioj, tamen la lakto ne ricevas la karakteron de bolinta lakto. Krud-lakton el bovinejoj, kiuj estas sub kontrolado de veterinaroj oni ne pasteŭrizas, sed liveras ĝin malvarm-stata en boteloj. Por la cetera trink-lakto la pasteŭrizo estas polica postulo en Ŝtutgart por sekurigi la konsumontojn.
Por eviti denovan malpurigon de la tiel zorge traktita lakto la plej certa procedo estas verŝo en botelojn, por kiu la Ŝtutgarta lakto-centrejo posedas taŭgan aranĝon. La lakto fluas el la laktujegoj tra verŝ-aparato rekte en la botelojn, kiuj estas aŭtomate fermataj per „alu“²-kapsulo sen interveno per homa mano. La botelojn oni antaŭe meĥanike purigas en aparta aparato, kiu ilin brile purigas. Krom tiu botela lakto oni disdonas la tielnomatan publikan lakton en lad-botelegoj al la lakto-vendantoj, kiuj akceptas matene inter la 4a k 7a la plej grandan kvanton de la por Ŝtutgart necesa trinklakto por alporti ĝin al la klientoj por ilia maten-manĝo.
Puro estas ĉefa principo en la laktocentrejo, tial ĉiuj ejoj tie estas blankkoloraj. La laboristoj estas regule kontrolataj rilate san-staton, ili havas uniforman kostumon, liveritan de la centrejo k lavatan dufoje en ĉiu semajno.
La Ŝtutgarta lakto-centrejo estas unu el la plej grandaj k modernaj entreprenoj tiuspecaj en tuta Eŭropo k estis modelo jam por diversaj ali-urbaj similaj oficejoj.
La „Virtemberga Lakto-Utiligo“, akcia societo, funkciigas la Ŝtutgartan lakto-centrejon; partoprenas la entreprenon je po 1 triono: la urbestraro, kiel reprezentanto de la konsumantoj, la loka lakto-negoco k la agrikultura instanco; tiel estas garantiataj publika kontrolo k egala atento al la diversaj interesoj.
La publiko havas la eblon dum regulaj gvidadoj konvinkiĝi pri puro k laŭceleco de la entrepreno. La partoprenantoj al la SAT-kongreso vizitos ĝin la 7-an de aŭgusto.
¹ Laŭ Pasteŭr, franca biologo. — Red. ² Kredeble aluminia? — Red.
— página 7 —
SENNACIULO 223
grado de utilo dependas aliflanke de la viglo k kapablo de stabo el kunlaborantoj, de la raportista lerto k ilia sistemeco en la laboro.
*
Kelkaj vortoj pri „La Nova Epoko“. Du kajerojn vi jam havis en manoj; por la 3-a la manuskripto kuŝas nun en la presejo. Materialo ĝis nun ne mankis; tamen bonajn originalojn precipe ni ŝatus ricevi estonte, malpli da poemoj, pli da beletra prozo. Kiel jam aliloke dirite, la nuna solvo pri la apermaniero de „LNE“ estas nur provizora; ĝi estas solvo de kriza tempo. Ni dezirus aperigi ĝin kiel memstaran revuon. Tamen ia bono kuŝas en la nuna solvo; ĉar ĝin ricevas ĉiuj „S-ulo“-abonantoj, havas kontentigon de sia deziro tiuj K-doj, kiuj plendis, ĉar en „S-ulo“ ne aperis literaturaj felietonoj. Ankaŭ estas oportune, ke nun la pli grandaj recenzoj pri pli gravaj verkoj, kiuj aperas en Esperantio, ne plu okupos lokon en „S-ulo“, sed estas transprenitaj de „LNE“, same kiel la rubriko „Scienco k Tekniko“.
Ĉiuj legis en la 2-a n-o la kritikojn k aprobojn ricevitajn pri tiu ĉi novaranĝo de „LNE“ k ankaŭ pri ĝia enhavo. Ni kompreneble zorge atentos la kritikajn rimarkojn k konformigos laŭ ili la revuon tiom, kiom eblas. Kompreneble ĉiam la financa limigo pendas kiel glavo super niaj entreprenoj, ĉio kostas monon, speciale la kliŝoj, k nun ni ne povas pensi pri tio transiri la limon de 20 paĝoj por kajero.
„S-ulo“ havis je la fino de junio 1827 pagantajn¹ abonantojn; „LNE“ krome havas ĝis nun 78 proprajn abonantojn. Por „S-ulo“-n reaperigi ĉiusemajne, tiu nombro tute ne sufiĉas. Kaj ankaŭ por ke „LNE“ plue aperu laŭ la nuna maniero, ni bezonas sesoble pli da apartaj abonantoj al ĝi! La krizo daŭras; malgraŭ tio en kelkaj landoj la nombro da abonantoj plue kreskis (vd. la admin. raporton). Ĉu tiu kresketo povas egaligi la malprogreson, kiun ni suferadas en landoj, kie la senlaboreco furiozas kun speciala akro, kiel en Germanio, Aŭstrio ktp.? Tute ne parolante pri la neeblo por sovetianoj aboni al niaj gazetoj…
Almenaŭ estas konstatinde, ke „S-ulo“ aperis regule k en duoble pli impona amplekso ol la folieto de l’Internacianoj kun siaj 6 paĝoj duonmonate k liverataj al la abonantoj nur unufoje en la monato! …
Sed ne sufiĉas al la redaktoro la spaco: estis ofte vere treege malfacile kompili la n-ojn, pro la devigo koncizigi, resumi, forĵeti, prokrasti materialon… Pli ampleksa „S-ulo“, ĉiusemajna „S-ulo“ devas resti nia celo reatingota post pli malpli longa tempo. Gek-doj! tial… malgraŭ la krizo k la faŝisma teroro en multaj landoj… eluzu zorge ĉiujn varbeblojn, kiuj ekzistas spite ĉio ankaŭ en la nuna periodo! Ne rezignemo, sed entuziasmo regu en viaj koroj k instigu vin al aktiva varbado, por abonigi al niaj organoj tiujn el la laborhavaj laboristoj, kiuj hodiaŭ staras flanke k ne praktikas esperanton, ĉar ili ne legas sian tutmondan esperantlingvan gazeton!
¹ La eldonkvanto kompreneble estas pli alta (tial ke tiu nombro ne entenas la ŝanĝekz-ojn k propagandekz-ojn.)
Ĉ) RAPORTO PRI LA LERNANTO.
„La Lernanto“ aperis regule en la ĝisnuna formo kun iom ŝanĝita enhavo en la lastaj monatoj, per enkonduko de nova rubriko: „De infanoj por infanoj“. En la starigo k funkciigo de tiu rubriko dankinde subtenis nin du diverslandaj instruistoj, K-doj Vitbrod k Burginjon. Ni esperas povi ankoraŭ pli bone elkonstrui ĉi tiun rubrikon, kiun certe volonte legos ankaŭ la plenaĝaj Gek-doj; precipe ĉar la priskriboj de l’etuloj nature estas simplaj laŭ lingva k stila vidpunktoj.
Cetere la Lingvaj Notoj aperis konstante, ankaŭ la ŝaradoj k la humorangulo, same la priskriboj de K-doj pri sia esperantistiĝo. Rakonto kun multaj daŭrigoj ne plu aperis, kiel en antaŭaj jaroj, konforme al deziresprimo de pluraj K-doj ĉe la Amsterdama Kongreso.
Ni volas fine esprimi la deziron, ke kiel eble plej multaj Gek-doj partoprenu per kunlaborado: por ĉiuj rubrikoj de la gazeteto ni bezonas varian, interesan, facile legeblan k plezurigan materialon. La K-doj atentu nur pri tio, eviti naciecaĵojn rilate la verkadon aŭ tradukadon de spritrakontoj k anekdotoj, ĉar la materialo aperanta en „L. L.“ nepre devas esti tia, ke ĝi estu komprenata de ĉiulandaj Gek-doj.
La klasbatalo tra la mondo
Konstrulaborista batalo en Ĉeĥoslovakio.
La 26. junio¹ ĉi-jare estis fiksitaj la salajroj de l’konstrufakanoj de la ministro por sociaj aferoj. Laŭ tiu tarifo masonisto devus ricevi hore 5.45 ĉ.kr., ĉarpentisto 5.50, simpla helplaboristo 3.65 ĝis fino de 1932. Sed la entreprenistoj ne agnoskis la salajrojn k proponis al masonistoj 5 ĉ.kr. hore, al helplaboristoj 3.30 kr. Kiu ne akceptus tiun proponon, tiu estu maldungita. La 2[nelegebla] majo pro tio eksplodis striko, unuanime decidita de ĉiuj konstrulaboristoj-sindikatanoj. Post longaj intertraktoj la socialdem. sindikato sukcesis (25. k 26. majo) atingi kontrakton inter labordonantoj k dungitoj, al kiu ankaŭ aliĝis la kristan-socialista sindikato. Nacisocialistoj k komunistoj ĝis nun ne atingis kontrakton. La 30. V. ĉiuj konstrufakanoj ekkomencis labori laŭ la kondiĉoj atingitaj de l’soc. dem. sindikato, t. e. la supre nomitaj salajroj ĝis 4. 7. 32, k ekde 5. 7. masonisto ricevas 5.30 ĉ.kr., ĉarpentisto 5.35 k helplaboristo 3.60, ferfleksistoj, betonistoj k ŝelistoj (? Red.) 4.75 hore en la unua salajroklaso ĝis fino de 1933. Nacisocialistoj k komunistoj, ne havante kontrakton, instigas al nova striko.
E. Tischer, Aussig.
¹ La dato kredeble ne ĝustas! (vd. poste). — Red.
Politika murdo en Polio.
La 23-an de junio en stacidoma restoracio de Szczakowa fama provokisto k faŝisto Czuma mortigis K-don Pocztowski, membron de ĥemia sindikato. Kvankam la murdo okazis en publika loko k bestmaniere, nek Czuma nek liaj helpantoj estis arestataj. La murdito havis edzinon k tri infanojn. Czuma siatempe kreis tielnomatan maldekstran P.P.S. (soc. partion) k traktis je ĝia nomo kun la en Polio kontraŭleĝa kom. partio. La gvidantoj de l’maldekstra PPS estis juĝataj, la partio malpermesata; per la proceso montriĝis, ke Czuma estas simpla provokisto. Nun li apartenas al registara partio k estas unu el la gvidantoj de faŝistaj sindikatoj.
Sanga vilaĝana ribelo (Polio).
La 1-an de julio okazis en distrikto Lisko apud Lvovo (Lemberg) — Orienta Galicio — sanga vilaĝan-ribelo, laŭ oficiala komuniko aranĝita de komunistoj, kiuj disfamigis sciigon, ke la registaro volas denove enkonduki servuton. Du bienoj estis atakataj k bienuloj grave vundataj. Policanoj k armeo post grandaj penoj dispelis la amason: 5 vilaĝanoj estis mortigitaj, 8 vunditaj.
Soc. Gazetinformejo Esp-ista, Varsovio.
DIVERSAJ NOTOJ
Pri ferivizitoj.
Mi tute konsentas la opinion de K-do Koldic (vd. la n-on 390) pri ferivizitoj. La tutmondaj esp-istoj pli ol ĝis nun devus disponigi sin k siajn hejmojn por somere gastigi eksterl. Gek-dojn. La SAT-estraro tiucele helpu disponigante malgrandan spacon en „S-ulo“ por la celo. — 2 svedaj K-doj vizitis nin antaŭ kelkaj tagoj. Ili antaŭanoncis sin k venis bicikle de Stokholmo al Leŭvardeno (Holando). Ni komune ekskursis; vizito k ekskurso havis laŭ ni ankaŭ grandan propagandan valoron. Se iel eblas, ni reciprokos venontjare la viziton.
Wiersma (17 527), Leuvarden.
Kompletigo.
En mia artikolo „Stranga sinteno de aŭstria sindikato“ (n-o 390) pro forgeso ne estis citita la sumo, kiun ricevas senlaborulo de la industrioficista sindikato post 25-jara membreco (vd. piednoton sur pĝ. 199). La sumo estas proks. 500–1000 ŝil. (laŭ la pagita kotizo), dum metallaboristo ĉiukaze ricevas sume nur 72 ŝil. Jen grava diferenco!
Klarvidulo.
— página 8 —
224 SENNACIULO
D) RAPORTO DE LA KONTROLKOMITATO DE SAT por la jaro 1931/32.
La nuna jaro estis multe pli kvieta por la K. K. ol la pasinta k ne necesos ampleksa raporto por prezenti la laboron faritan.
La 11. dec. 1931 la Direkcio sciigis al la Brusela SAT-anaro, ke la konsisto de la K. K. estis validigita. La K. K.-on konsistigis do la K-doj G. Basteels, G. Stalens k M. Van Aelst; tiu lasta estis sekretario.
La 3. marto 1932 la K. K. kunvenis k aprobis la resendon al K-do Soares de ĉiuj dokumentoj, kiujn li sendis al la antaŭaj K. K.-oj rilate la aferon Adamson-Soares, kiu tiel likvidiĝis plej oportune. Ni ekzamenis la cirkuleron de la Direkcio de SAT al la Ĝen. Konsilantaro k aprobis la laboron faritan de la Direkcio. La 14. aprilo la K. K. ekzamenis la peton de SAT-Direkcio rilate la esploron de la konduto de L. Bergiers (SAT-ano 630). Ni decidis peti la kopiojn de ĉiuj korespondaĵoj interŝanĝitaj inter B. k la Direkcio k inviti B. al kunveno de 28. aprilo por aŭskulti lian defendon.
La kunveno de 28. IV. ne okazis pro malĉeesto de B. Ĉiu K. K.-ano havis en manoj la dokumentojn dum almenaŭ 1 semajno, k la 2. junio ni ree kunvenis k decidis peti B., por ke li ĉeestu nian kunvenon de la 9. junio. B. sendis skriban defendon k ne ĉeestis la kunvenon de la 9. junio, dum kiu K-doj Basteels k Van Aelst ekzamenis la defendon de B. k decidis ĝin havigi al K-do Stalens, kiu malĉeestis. La 23. junio ni kunvenis k reekzamenis la aferon Bergiers k fine decidis proponi eksigon de Bergiers el SAT (vd. detalon en ĉi tiu n-o de „S-ulo“).
Ni agis ĉiam kun la deziro esti justaj k labori por la bono de SAT. Ni do petas la K-dojn aprobi nian laboron.
Bruselo, 26. VI. 1932. Por la K.K. de SAT, sekretario M. van Aelst. Subskribis G. Stalens, L. Basteels.
Kontrolkomitato de SAT en Bruselo. Jaro 1932.
D E C I D O p r i L. B e r g i e r s (SAT-ano 630).
Sekve de invito de SAT-Direkcio, la K. K. de SAT esploris la konduton de L. Bergiers rilate al SAT. Kelkvorte ni memorigu pri kio temas: K-do L. Bergiers estis elektita dum la SAT-kongreso de Londono kiel sekretario de la K. K. k la Brusela SAT-anaro kompletigis la komitaton per elekto de K-doj Jeanneret k Van Aelst. Post kelkaj monatoj Jeanneret eksiĝis kun akraj atakoj kontraŭ Bergiers ĉefe. La SAT-anaro de Bruselo ree kunvenis k anstataŭis Jeanneret per K-do Stalens.
Por la SAT-kongreso de Amsterdam, Bergiers preparis ridindan raporteton tute ne spegulantan la laboron de la K. K. La plimulto (Stalens k Van Aelst) malaprobis tiun raporton k petis kunvenon de la K. K. por starigi pli kompletan k pli precizan raporton. Bergiers rifuzis kunvoki tiun kunvenon k rifuzis la dokumentojn por malebligi al Van Aelst k Stalens redakti sian raporton. Li ankaŭ rifuzis sendi la dokumentaron al SAT-Direkcio pretekstante, ke li nur rajtas ĝin transdoni al la sekretario de la K. K. elektota en Amsterdam.
K-doj Stalens k Van Aelst — helpe de parta dokumentaro posedata de SAT-Direkcio, tamen povis fari sian raporton, kiu aperis en „S-ulo“ n-o 355.
Sed, Bergiers, kiu pretendis, ke li nur rajtis transdoni la dokumentojn de K. K. al la en Amsterdam elektota sekretario de K. K. veturis al Amsterdam k ne metis la dokumentojn je la dispono de la kongreso, sed donis ilin en manojn de konata SAT-opoziciulo, ano de tiu opozicio, kies ĉefojn Bergiers eksigis kiel K. K.-ano. Bergiers mem konfesas, ke li ne plu sukcesos ricevi tiun dokumentaron de la opozicio.
Jen do la konduto, kiun ni devis juĝi.
Ni petis de la SAT-Direkcio kopiojn de ĉiuj leteroj interŝanĝitaj kun Bergiers. Ni ilin ricevis. Ni invitis B. al kunveno de 28. aprilo, por aŭskulti lian defendon. Li skribis, ke pro manko de tempo li povas nek ĉeesti nek fiksi mem alian kunvenon. La K. K. rekunvenis la 9. junio por aŭskulti Bergiers, esperante, ke lia laboro estos iom malpli temporaba. B. ne venis, sed sendis skriban defendon, kiun legis K-doj Van Aelst k Bastels dum la kunveno k kiu estis sendita al K-do Stalens pro lia malĉeesto.
Konsiderante la faktojn k la defendon de Bergiers, la K.K. unuanime konkludis:
ke Bergiers provas miksi kun la akuzoj pri sia konduto kontraŭ SAT aferon tute apartan, rilate al eldono de lia libro „Ili“ ĉe SAT¹;
ke Bergiers — en sia defendo — konfesas sian kulpon, sian „eraron“, sed ke tiu konfeso havas nenian sinceron, ĉar Bergiers tro facile k kutime pekas k tiom pli facile pentas k konfesas sian „eraron“, kiam la malsukceso de lia peko, „eraro“, evidentiĝas. La esploro de la agoj de B. depost la Londona kongreso tion klare montras;
ke B., gvidata de sia granda ambicio k konata memadmiro, agis malsincere k perfide kontraŭ SAT;
ke sekve — laŭ artikolo 8 de la Statuto — ili proponas al Plenum-Komitato de SAT eksigi Bergiers pro liaj agoj kontraŭ la interesoj de SAT, kun tiu pligravigo, ke li plenumis tion en momento, kiam la vivo de SAT estis endanĝerigita de senskrupululoj.
En Bruselo, la 25. junio 1932. M. Van Aelst (155). L. Basteels (1837). G. Stalens (5895).
¹ La K-doj, kiuj ne estas informitaj pri tiu afero, eksciu, ke B. antaŭpagis la preskostojn por la eldono de sia verko „ILI“ kun la kondiĉo, ke la sumo estu al li repagota laŭ la disvendo de la volumoj. La sperto montris, ke la verko ne havas la ŝaton de la esp. publiko k nur 189 ekz.-oj disvendiĝis en la daŭro de 12 monatoj. La 27. jan. 1931 ni jam repagis al B. 160 mk.g. La nuna kreditsaldo de lia konto estas mk. 222.50; sed ĉar B. ne liveris al SAT la tutan stokon, li do jam tenas pli ol sufiĉan kompenson por egaligi tiun saldon en manoj!
En sia kunsido de la 8. VII. 32 la Direkcio unuanime aprobis la proponon de la K. K. k sekve la perfidulo Bergiers estas eksigita el SAT.
La konkludoj al la raportaro estos prezentataj ĉe la Kongreso de la Direkcio.
Aldona teksto.
Rilatas al la sciigo en la Raporto de la Direkcio (komparu la n-on 391, pĝ. 210, 2-a kolono supre).
4-an de julio 1932.
Al la estraro de (nomo de la L.E.A.)
Estimataj Kamaradoj!
Kiel vi sendube scias, ĉe la XI-a Kongreso, en Amsterdamo, estis elektata Komisiono kun la tasko prilabori dum la jaro projekton de Statuto, submetota al la diskutado ĉe la venonta Kongreso. Pro diversaj kaŭzoj tiu Komisiono komencis iom prokraste sian laboron k nur en la n-o 391 de „S-ulo“ aperos la prilaborita teksto. Kiel vi povos konstati per ĝia legado, estas parto, kiu koncernas la rilatojn inter la LEA k SAT. Tial ni ŝatus, ke via Asocio konigu al ni sian opinion pri la demando k eventuale faru konkretajn proponojn, submetotajn al diskutado en Ŝtutgart. Estas ankaŭ dezirinde, ke vi komisiu iun el viaj membroj inter tiuj, kiuj jam estas SAT-anoj, por prezenti vian vidpunkton pri la reorganizado de nia movado. Ni deziras, ke la kunlaborado inter la por- k peresperanta aparatoj estu pli k pli intima, pli k pli racia, por ke ĉiuj fortoj el la lab. esp. movado povu esti utiligataj kun kiom eble plej da profito k efiko. Ĉi-okaze ni opinias necese memorigi vin pri la principoj, kiuj ĉiam gvidis nin k al kiuj ni nepre volas resti fidelaj:
Akcepto nur de personoj, konfesantaj la klasbatalon kiel socian fakton k konvinkitaj pri la neceso forrenversi la kapitalismon.
Senpartieco (t. e. ke anoj el ĉiuj tendencoj el la lab. movado povas aliĝi al nia Asocio).
Sennacieca strukturo.
Kompetento de la suvereno (la tuta anaro), kio signifas, ke nur personoj scipovantaj praktike uzi esp-on
— página 9 —
k informataj pri nia movado povu influi ties gvidadon.
Rilate al detalaj organizaj aranĝoj, kiuj ne kontraŭas tiujn principojn, ni ne havas difinitan opinion k estas pretaj akcepti kiun ajn proponon, eventuale de vi farotan, kiu ĉe ekzameno k serioza pridiskutado montriĝos praktika k laŭcela.
En la espero, ke vi konsideros ĉi tiun nian klopodon inda je via atento, ni salutas vin
fratece k sennaciece POR LA DIREKCIO DE SAT. E. Lanti.
Proponoj al la XII-a Kongreso de SAT.
Rezolucio de SAT-Rondo Nov-Jorka akceptita en junio 1932.
SAT-Rondo Nov-Jorka, pridiskutinte okazontan kongreson de SAT en Ŝtutgart, konstatas, unue: ke malgraŭ kelkfojaj deziresprimoj de kongresoj ne efektiviĝis la intenco k deziro de multaj SAT-anoj, ke
lokaj SAT-Rondoj fariĝu oficialaj organoj de SAT,
malgraŭ la evidenta ekzisto de tiaj. SAT-Rondo Nov-Jorka kondamnas tiun staton tiom pli ke per ekzisto de la konvencio inter SAT k LEA-oj SAT-Rondoj estas tamen malrekte agnoskataj.
Tial ĝi proponas al la kongreso: „oficialigi per enstatutigo lokajn SAT-Rondojn k difini al ili la sekvantajn taskojn: (aldonota al la statuto)
Kongrespropono 9.
Aniĝo al SAT povas okazi nur pere de la loka aŭ plej najbara SAT-Rondo. Ĝi havas ekskluzive la rajton akcepti aŭ malakcepti aliĝemulojn. Tamen en okazo de malakcepto ĝi devas atentigi la malakceptiton, ke kontraŭ tiu decido ekzistas apelacirajto ĉe la Ĝenerala Konsilanto en la koncerna horzono, kiu esploros la aferon k decidas post interkonsento kun la Kontrol-Komitato, same kiel ĉe eksigoj laŭ artikolo 8. Ĉiu membro de SAT devas aliĝi al loka rondo k, kie tia ne ekzistas, membro devas aliĝi al la plej najbara. Membroj devas obei ĉiujn decidojn de sia rondo, escepte tiajn, kiuj evidente ne estas plenumeblaj pro la distanco inter la loka rondo k la membro. Ĉiu SAT-Rondo devas konduki siajn aferojn k plenumi la SAT-taskojn aŭ servojn laŭ la statuto k la direktivoj de la Plenum-Komitato. SAT-Rondo povas konsile rezolucii pri SAT-aferoj. Malplimulto havas la rajton ankaŭ formuli sian vidpunkton. Ambaŭ partioj havas la rajton postuli aperigon en „S-ulo“, sed en okazo de evidenta misuzo de tiu rajto, laŭ la juĝo de la SAT-gvidanto, tiaj rezolucioj devas esti transdonataj al la sekretario de l’Ĝen. Konsilantaro, kiu submetas demandon pri publikigo al siaj kolegoj;
SAT-Rondo Nov-Jorka konstatas due: ke estas nepre necesa novelekto de la Ĝen. Konsilantaro k tial proponas al la kongreso:
Kongrespropono 10.
„mandati la Plen.-Kom. aranĝi tian elekton“. Avertas plej energie kontraŭ renovigo de la mandato al la nuna Ĝen. Konsilantaro k kontraŭ eventuala ŝanĝo en la statuto kun la intenco sensignifigi tiun organon de la Asocio. Male, ĝi konsilas plene ekfunkciigi tiun organon laŭ la statutaj senco k literoj k tial proponas aldoni al paragr. 18 jenajn kompletigajn liniojn:
Kongrespropono 11.
Al 11: „La Direkcio elektas unu konsilanton kiel sekretarion por la Ĝ. K. Tiun elektiton tamen la Ĝ. K. povas aŭ aprobi aŭ anstataŭi per alia el sia vico.
Al 19: La elektita sekretario petas en la oficiala organo pri proponoj por elekto de Plenum-Kom. Validas nur proponoj, kiuj estas faritaj laŭ paragr. 19, tio estas, ĉiuj proponitoj devas troviĝi en unu urbo, kiu en okazo de aprobo de la Ĝ. K. tiam fariĝas la sideja urbo.
Al 15 dua alineo: La Sekretario ricevas ĉiun planon, sugeston, konsilon aŭ proponon de iu ajn organo de la asocio, sed ĉefe de la prezidanto de la Plenum-Kom. (la tielnomita SAT-gvidanto), notas ĉion en la oficialaj cirkuleroj k dissendas almenaŭ ĉiumonate po unu al ĉiu Ĝen. Kons. Ĝen. Kons. notas sian konsenton, malkonsenton aŭ opinion sur aparta folio, kiun la sekretario devas alfiksi en la rondirantajn kajerojn.
[REKLAMO p.9] ĈIUJN de vi bezonatajn esperantaĵojn, el kiu ajn eldonejo (librojn, broŝurojn, lernilojn ktp) vi povas mendi ĉe la ADMINISTRACIO DE SAT, Kolmstrasse 1, Leipzig O. 27. Notu bone tion en la memoron k neniam forgesu, ke aĉetante ekskluzive ĉe SAT vi tre efike helpas al ĝi por „ŝtopi la breĉon“!
Al 17: En neniu okazo la Plenum-Kom. havas la permeson alpreni la funkciojn de la Ĝen. Kons. Ĉiuj artikoloj, kiuj konfliktas kun tiuj ĉi modifoj estas nuligataj;
SAT-Rondo Nov-Jorka trie: kondamnas plej severe la sintenon de la Aŭstria Lab. Ligo Esperantista k denuncas ĝin antaŭ la tuta lab. esp-istaro kiel provon meti SAT sub la kontrolon de la Socialdemokratio k de la II-a Internacio. Ĝi nomas nunan favoran subtenon al SAT flanke de ALLE tromba[?] manovro por ekpreni en siajn partiecajn manojn la SAT-aparaton. Per sia deklaro, „ke ĉiuj konsciaj socialistoj … devas daŭrigi en SAT la batalon POR ALIFORMIGO de la internacia laborista esp. organizo“ ĝi publike konfesas, ke ĝi ne akceptas la SAT-statuton en bonintenca spirito, sed ligas siajn anojn ŝteleniri sub pretekstoj en SAT por realigi siajn partiecajn celojn.
SAT-Rondo Nov-Jorka insistas pri la intertendenca karaktero de SAT, salutas sinceran subtenon al SAT flanke de ĉiu ajn klasbatala lab. organizo, sed alvokas ĉiujn SAT-anojn k aparte ĉiujn socialdemokratajn membrojn de SAT indigne rifuzi aliĝon ĉe la fronto de partifanatikuloj, kiuj ne maltimas riski novan skismigon. SAT-Rondo Nov-Jorka ne postulas mallojalon de iu ajn membro de partio, sed ĝi insistas „ĝuste kompreni“ k bone taksi lojalon vere profitdonan al lia partio, k ne opinii, ke nur „nia“ partio devas kontroli la SAT-aparaton. SAT-Rondo Nov-Jorka alvokas SEA difini sian vidpunkton pri la koncerna ALLE-rezolucio tute klare k malkaŝe k admonas SEA fidele laŭ siaj faritaj promesoj rifuzi eniĝi en la vicoj de skismo-ŝatantoj.
Ni alvokas la kongreson:
Kongrespropono 12.
mandati la Plenum-Kom. severe gardi kontraŭ tiu manovro k bari al ALLE-anoj aliĝon al SAT ĝis nuligo de la koncerna rezolucio.
SAT-Rondo Nov-Jorka revuante aktualajn intern-organizajn taskojn de la kongreso petas la kongreson, ke ĝi dediĉu almenaŭ unu aŭ du tagojn al debatoj, kiel plej bone efektivigi la SAT-servojn k taskojn.
Nur per kontentiga solvo de tiu ĉi problemo — kiel apliki esperanton en la klasbatalo, organizite k sistemece, por la profito de la klasbatala proletaro tutmonda —, la kongreso estos farinta sian devon. Kun la peto serioze pritrakti ĉiujn al la kongreso prezentotajn proponojn, konsilojn aŭ sugestojn, ni deziras, ke la XII-a Kongreso de SAT signalu novan ekiron sur vojo de ĉiam pli grandaj k volonte agnoskataj atingoj.
Vivadu SAT k ĝia XII-a kongreso!
Laŭ instrukcio de SAT-Rondo Nov-Jorka, la 17-an de junio 1932. La peranto: T. Veder, SAT-ano 1307.
Kongrespropono 13.
Por kontentige solvi la organizan problemon ni proponas al la ĉi-jara kongreso, ke ĝi esprimu la deziron,
a) ke SAT interrilatu kun la landaj lab. esp. asocioj (escepte la pure komunistaj, kiuj samtempe en Berlino fondas propran Internacion) celante la kunfandiĝon tiele, ke SAT fariĝu la centra Ligo k la LEA-oj la sekcioj,
b) ke SAT liveru al tiuj Sekcioj (landaj asocioj) la organojn „Sennaciulo“ k „La Nova Epoko“ por la memkosta prezo, kiuj peros ilin al siaj membroj kune kun eventualaj landaj sciigoj (bultenoj),
c) ke ĉiu LEA-ano estu do samtempe membro de SAT per unu kotizo dividota inter SAT k la koncerna LEA; senenspezuloj estu favorataj je la alto de la pagenda kotizo;
ĉ) ke ĉiuj membroj estu samrajtaj; ne ekzistu diferenco inter „aktivaj“ k „aspirantaj“ membroj.
d) La Jarlibro ne plu estu eldonata, ĉar ĝia valoro estas jam tre duba k ĝi kostas grandajn monsumojn.
Se oni sukcesus fari tian interkonsenton, SAT ricevus pli vastan agadkampon ĉar ĝi apogus sin poste sur laborkapablajn organizoj anstataŭ sur izolajn membrojn. La landaj asocioj ne plu estus fremdaj al SAT, sed subtenus ĝin ĉiamaniere, ankaŭ finance. Per tio nia movado ricevus novajn impulsojn rilate al eldono de literaturo ktp. Ke la nuna stato ne estas kontentiga, pruvas la fakto, ke SAT nur havas proksimume 2000 membrojn en Tutmondo k ĉiam devas barakti kontraŭ la „breĉo“. La propono do celas forigi ĉi tiun ne-indan staton k alporti freŝan viglon en la movadon. Ni petas, ke ili estu voĉdonataj k akceptataj.
536, 1358, 3803, 4369, 4562, 6075, 6680, 6712, 6826, 7658, 8439, 9446, 10622, 10795, 11325, 11441, 12787, 13700, 13914, 14173, 14283, 14551, 14923, 15364, 15484, 15503, 16462, 16647, 16927, 16928, 16986, 17007, 17008, 17207, 17418, 17499, 17547, 17562, 17563, 17633. (Nur partan efektivigon deziras: 5708, 13234, 14957) — ĉiuj el Aŭstrio.
XII-a Kongreso de SAT en Ŝtutgart.
6.—11. aŭgusto 1932.
5-a komuniko.
Akceptejo: Ni instalos de la 6-a ĝis 7-a de aŭgusto en la ĉefa stacidomo oficialan akceptejon. Ĝi troviĝas tie vid-al-vide de la staciaj kajoj 10 k 11. La koncerna salono estos ekkonebla per afiŝo kun la teksto: „12-a SAT-Kongreso.“ Ĉeestos Gek-doj seninterrompe de la 8-a ĝis la 24-a horo. Pli malfrue alvenontaj kongresontoj anoncu tion tuj, por ke ankaŭ ili estu akceptotaj. Alvenintoj iru unue al la akceptejo, por tie ekscii pri siaj loĝejoj k akcepti la kongresaĵojn. Respondecas pri loĝ-aferoj K-do Neumann.
— página 10 —
Kongreskartojn ni forsendis nur ĝis la 20. julio. Kiu ne ricevis karton, postulu ĝin en la akceptejo.
Tendojn Gek-doj povos starigi en iu laborista arbarhejmo en la proksimo de l’urbo. Antaŭa anonco necesas.
Radio-disaŭdigo k kongresa poŝtejo: Ĉu ili povos esti aranĝataj, ankoraŭ ne estas findecidite.
*
Je la fino ni petas ĉiujn Gek-dojn, kiuj reprezentos ĉe la salutvespero de l’Kongreso lab. organizojn aŭ grupojn, tuj skribe konigi tion al ni. Same tiuj eksterlandaj Gek-doj, kiuj parolos (mallonge) en la varbkunveno, estas petataj sin anonci. —
Malgraŭ tre diversaj malbonaj cirkonstancoj nia Kongreso nepre sukcesos k estos evidenta pruvo pri la vivanteco de nia organizo!
Estu bonvenaj en Ŝtutgart! Ĝis baldaŭ! Vivu la klasbatalo! Vivu SAT!
O. K. K.
*
5-a listo de partoprenontoj.
152 15857 Dietsch Aug., Mulhouse (Francio) 153 14069 Lang Anton, Augsburg (Germ.) 154 2461 Artigas-Trigo E., Zaragoza (Hisp.) 155 16902 L.E.S. „Nova Vojo“, Lisboa (Port.) 156 12278 Schmutz Jeanne, Allschwil (Svis.) 157 16340 Wilson Eva, Halifax (Anglio) 158 509 Limousin E., Paris (Francio) 159 1781 Kerr J. M., Denver (Usono) 160 5934 Weber M., Denver (Usono) 161 10865 Sommer A., Hagen (Germanio) 162 — Scholze Gertr., Zittau (Germanio) 163 13603 v. Houten G., Amsterdam (Hol.) 164 1358 Bauer Jos. Innsbruck (Aŭstrio) 165 — Kerkhof C., Amsterd. (Holando) 166 14593 Kryt Piet, Amsterdam (Holando) 167 17307 Koc V., Plzen (Ĉeĥoslovakio) 168 — Mack Jos., Frankfurt-M. (Germ.) 169 — Fide Karl, Frankfurt-M. (Germ.) 170 — Michel E., Frankfurt-M. (Germ.) 171 — Schuck L., Frankfurt-M. (Germ.) 172 — Styrsa J., Frankfurt-M. (Germ.) 173 — Zahn Ad., Frankfurt-M. (Germ.) 174 — Lang M., Frankfurt-M. (Germ.) 175 — Puff Leon, Frankfurt-M. (Germ.) 176 — Metz J. J., Amsterdam (Holando) 177 308 Bös Burkh., Frankfurt-M. (Germ.) 178 17850 Hoffmann Fr., Frankf.-M. (Germ.) 179 17851 Hoffmann E., Frankf.-M. (Germ.) 180 15696 Lüthi Gr., Zürich (Svisio) 181 17769 Breeuwsma P., Oudendyk (Hol.) 182 17486 Meulenbeld P., Amsterdam (Hol.) 183 17722 Yssenagger H., Amsterdam (Hol.) 184 61 v. d. Heid A., Dortmund (Germ.) 185 — Klingeberger H., Herford (Germ.) 186 — Sudau W., Herford (Germ.) 187 17703 Koomen J., Assendelft (Holando) 188 14171 Lang. Alph. Metz-Sablon (Francio)
*
Ni kvitancas donacon de K-do Azorin (Cordoba): 5 fr. fr.
Magdeburgaj SAT-anoj traveturos per aŭtomobilo.
sekvantajn urbojn: Ekveturo de Magdeburgo, 5-an de aŭg., 3-a h. matene; tra Egeln, Gröningen, Halberstadt, Wernigerode, Braunlage, Lauterberg, Herzberg, Göttingen, Witzenhausen, Waldkapel, Eisenach, Barchfeld, Wasungen, Meiningen, Neustadt, Boklet, Bad Kissingen ĝis Schweinfurt (je la 18-a h. por tranokti). 6-a de aŭg. matene je la 8-a: ekveturo de Schweinfurt tra Würzburg, Mergentheim, Dörzbach, Künzelsau, Hall, Baknank al Ŝtutgart (je la 16-a h.). Ĉiuj kongresontoj povos kunveturi por 0,02 mk. por kilom. Skribu al Esperanto-SAT-Heim, Grünearmstr. 14, Magdeburg.
MI VOLAS SCII . . .
Responde al K-do 5320 (vd. la n-on 389) mi opinias jenon: Estas holanda proverbo „Pli bone estas prizorgado al sana korpo ol sanigi ĝin dum malsano“, do ne plej grave estas: kion vi faros dum milito? sed: kion ni faras antaŭ la milito? Atentu! La militistoj ege ekzerciĝas por esti pretaj, se eksplodas milito. La fajrobrigadanoj multe ekzerciĝas por esti pretaj dum brulo. La anoj el la „Unuiĝo por savi dronantojn“ ofte ekzerciĝas por esti pretaj, kiam troviĝos dronantoj en la akvo . . .
Kion ni faras? Malmultaj rifuzas militservi, tre malmultaj rifuzas fabriki militmaterialon, granda nombro da homoj tute ne havas pensojn pri tio.
Kion mi faris? Bedaŭrinde mi jam havas malagrablajn spertojn. Preskaŭ la milito estis finita, kiam la holanda gvidanto de la S.D.A.P. (socialdem. partio), P. J. Troelstra, ordonis revolucion. Ni ĉiuj estis pretaj aresti la generalojn, doni la armeojn en la manojn de niaj soldataj K-doj. Tiam okazis kontraŭordono: La revolucio estis malordonata de la ordoninto. . .
Multaj K-doj estis devigataj ŝanĝi sian sintenon por ne iri en malliberejon. Mi devas averti ĉiujn revoluciemajn K-dojn, por ke ili ne denove estu uzeblaj en la manoj de la „gvidantoj“.
Kion mi faros? Momente mi ne povas diri, sed manoj trovos la taskon indan je revoluciema karaktero! Kion ni povas fari nun? Propagandi, propagandadi militrifuzon, rifuzon de milittransportoj, rifuzon fari militmaterialon, k kiel ekzercon jam de nun fari ĝeneralajn strikojn por malhelpi la militon.
Fred. Ples (16 459).
DISKUTEJO:
Laboristaro k monpolitiko.
Monpolitiko —, ĉu ekzistas pli aktuala temo por la laborista klaso ol ĉi tiu?
Trafoliumante hodiaŭ la ĵurnalojn laboristajn k aliajn, ni preskaŭ ĉiutage povas legi novajn okazintaĵojn rilatantajn al ĉi tiu temo. Nur antaŭ ne longe ni povis sciiĝi la plej interesajn aferojn, ke registaroj inklinas forigi la oran valuton, k ke registaroj eĉ estis devigataj forigi ĝin, ekz. Anglio. La krizo ampleksiĝas, k pli k pli montriĝas, ke la kriza problemo estas kunligita kun la monproblemo. Oni povas esti ano de kiu ajn politika tendenco, sed pri tio oni devas konsciiĝi, ke la mona problemo k la monpolitiko estas nepre gravegaj aferoj por la batalema k liberigema proletaro. Sed fakte en la plej multaj el la gazetoj de politikaj organizoj k partioj oni tro malatentas tiujn ĉi por la forigo de la ekspluatado gravajn aferojn. Ĉu efektive la monpolitiko meritas tiun ignoron? Ĉu ni laboristoj k senlaboruloj ne havas kaŭzon por enprofundiĝi en tiuj temoj? Certe, jes.
Kial la plej multaj laboristoj malatentas la monon en la politika batalo, k konsideras la monon kapitalisman kiel tute sendanĝeran aferon en la ekonomio? Unue pro tio, ke ili ĉefe estas disĉiploj de Marks, Lenin aŭ Kropotkin, kiuj estas teoriuloj pri komunismo. La komunisma ekonomio ne bezonas monon, pro tio oni komprenas, ke ili ignoris la monproblemon aŭ almenaŭ ne kreis kontraŭkapitalisman monsistemon. Due la registaroj de la ŝtatoj k ĝenerale la kapitalista klaso bone sciante pri la utilo de tia monsistemo (ora mono por siaj ekspluataj celoj) tute silentigis la monproblemon k preskaŭ malebligis ĝin enrigardi. Malgraŭ tio nun multaj proletoj, instigite de aliaj teorioj k de l’ nunaj katastrofaj okazoj, sukcesis lumigi ĉi tiun ankoraŭ tre malluman kampon. La kapitalisma ekonomio kun siaj teruraj krizoj — inflacio k deflacio — plej bone elmontris al ni, ke la mono estas tre grava faktoro en la ekonomio.
La hodiaŭa ekonomio postulas nepre kiel helpilon iun ŝanĝilon (mono). Ĉar la labordivido, kiu nun estas tiom evoluigita, ne plu permesas, ke homoj ŝanĝu unu kun la alia siajn laborproduktojn. La mono staras inter varo k varo; ĝi sekve ankaŭ estas simpla varo aŭ ĝuste dirite devus esti varo, ĉar nun la varo iom post iom perdas je sia valoro, ekz. gazetoj jam tagon poste ne plu multe valoras, vestoj malmoderniĝas, nutroproduktoj putras, domoj kadukiĝas ktp, sed la mono ne havas tiun ekonomiaj econ, ĝi havas avantaĝon kontraŭ la varo. La mono en ordinaraj cirkonstancoj ĉiam restas samvalora, nur en tempoj de inflacio ĝi perdas je valoro; male en tempoj de deflacio kiel nun, la mono eĉ iĝas pli valora, ĉar la prezoj de l’ varoj malaltiĝas. (Parenteze: mi ne komprenas, ke la germana socialdemokrata partio proponis „prezmalaltigon“ por likvidi la krizon, kio signifas, ke la mono plivaloriĝas, la kapitalistoj havus pli da avantaĝo k la krizo per tio eĉ pligrandiĝus, ĉar la monposedantoj ne eldonas sian monon por krediti, sed atendas la plivaloriĝon).
Ĉar la nuna monsistemo bazita sur oro estas tia, ke monposedanto (kapitalisto) ĉiam havas avantaĝon, ke li povas diri: „Mi nur pruntas al vi la monon, se vi al mi redonas iom pli“ (rentumon), tial ĝi havas malbonajn sekvojn por la ekonomio k ĉefe por la laboristoj. La hodiaŭa ekonomio
— página 11 —
estas kreditekonomio, k pro tio ĝi estas dependa de la mono. La kapitalisto povas libere disponi pri sia mono pro ĝiaj avantaĝoj kontraŭ la varo, k li povas postuli tiom da rentumo, kiom al li eblas ricevi. La rentumo signifas grandan ŝarĝon por la produktado; la entreprenistoj estas devigataj aŭ altigi la prezojn de la produktoj, aŭ malaltigi la salajrojn de la laboristoj; ambaŭ estas malbono por la laboristoj, kiuj malrekte devas pagi la rentumon. La laboristoj tiel estas ege ekspluatataj, k la monposedanto iĝas la ĉefa kapitalisto — la ekspluatanto (kompreneble hodiaŭ tre ofte entreprenisto k monposedanto estas unu sama persono).
Granda parto de l’ ekspluatado okazas do per la kapitalisma monsistemo. Krome la nuna sistemo pro sia ŝanceliĝo — inflacio k deflacio — havas gravan malbonan efikon al la tuta labormerkato: dum inflacio ĉiuj havas laboron, sed la salajroj malantaŭas la prezaltiĝojn, la laboristoj estas trompitaj; dum deflacio regas granda senlaboreco, la salajroj unue malaltiĝas, nur poste la prezoj, la laboristoj denove estas la trompitoj.
Ĉu ni proletoj ne almenaŭ en la afero de l’forigo de la kap. monsistemo unuiĝu, ĉu ni estas komunistoj, socialdemokratoj, anarkistoj aŭ individuistoj?
Kiel povas foriĝi la rentuma esenco en la mona problemo? Koncize dirite, jenajn proponojn faras Silvio Gezel: La mono ne plu devas esti dependa de la oro. La mono devas ricevi la saman econ kiel la varoj, nome ĝi devas perdi je valoro (eble monate unu aŭ duonan procenton). Tio signifas, ke la monposedanto ne plu povas reteni sian monon laŭvole k sensufere k agi tute libere, sed devas fordoni ĝin aŭ perdas iom da ĝi. Krome la monposedanto ne plu postulas rentumon, estante jam kontenta, se li perdas neniom. Per tio la rentuma problemo estus solvata.
Mi scias, ke ni per tio ne jam forigis la plenan ekspluatadon, ke nia kontraŭkapitalisma batalo pli multe postulas, sed almenaŭ ni per tio farus grandan paŝon antaŭen en nia liberigbatalo. Ne temas pri simpla reformo de l’kapitalisma sistemo, kiel ofte proletoj riproĉas; la forigo de l’ ormona sistemo postulas vere revolucian agadon de l’ tuta proletaro.
R. Pförtner (SAT-ano 6707).
EN NIA MOVADO
KRONIKO
Ĉeĥoslovakio. Depost kelkaj jaroj ekzistas Lab. Ligo Esp-ista kun centro en Prago k redakcio de bulteno en Plzen. Fine de 1930 kelkaj K-doj serioze laborantaj sur la esp-a kampo projektis organizon paralele k en bonaj rilatoj kun la ekzistanta LEA laborantan sur la germanlingva teritorio de la respubliko. La unua kunveno (14. I. 31) decidis aranĝi kurson en la popoldomo de Aŭsig. Ĉi tiu okazis kun bona rezulto. Iom post iom estis elektata provizora komitato; kiel gazeto estis mendata „La Socialisto“ (ankaŭ taŭga por komencantoj) k „S-ulo“ (por jam progresintaj). En okt. 1931 komenciĝis dua kurso. Dum aprilo 1932 la statuto estis prezentata al kompetenta politika estraro k aprobata. (komence de junio). Per soc.demokrataj gazetoj ni alvokis la disajn lab. esp-istojn, kun rezulto, ke baldaŭ stariĝos lab. esp-ista ligo „Antaŭen“ kun fiksita progresema programo. Kunvenoj ĉiun unuan merkredon de monato en Popoldomo Aŭsig. Por ke la Ligo bone prosperu, ĉiutendencaj K-doj sur la germanlingva teritorio ĝin aliĝu! Informcele (pri starigo de grupoj ktp) oni skribu al: „Verband d. Eisenbahner“, Eduard Paul (redaktoro), Langegasse 38, Aussig a. E. (Ĉeĥosl.).
Francio. Parizo. En kunveno de la SAT-rondo, okazinta la 4-an de julio, diversaj SAT-aferoj estis priparolataj k protokolata la foresto de A. Soares, kiu, speciale alvokita por pravigi sian ridindan k sensencan klaĉadon kontraŭ la Direkcio de SAT k speciale kontraŭ K-do Lanti, ne kuraĝis veni por ĉeesti la kunsidon. Neniu voĉo aŭdiĝis por defendi la idekonfuzan klaĉulon. Estis elektata kiel peranto K-dino Ido Karmazine (13 236). Rilate al la organiza problemo regis unuanimeco por la konservado de la nuna strukturo de SAT.
Germanio. Dortmund. Gek-doj el kelkaj lokoj, ne apartenantaj al LEA aranĝis 3 renkontiĝojn: 1) en Gladbeck (20. 3.) kun 72 partopren. Parolis K-do Ziegler. Sekvis diskuto pri div. aferoj; 2) pentekoste en la erikejo de l’ Haltern-a regiono. Pli ol 100 Gek-doj bicikle, trajne aŭ piede alvenis, eĉ de Herford k Bielefeld. Jam sabaton en la pajlejo regis vigla vivo. Dimanĉon matene okazis kurso por priparoli la div. instrumentojn k interŝanĝi spertojn (ankaŭ pri gramatikaj malfaciloj). Posttagmeze ni propagandis por SAT k la Ŝtutg. kongreso. La novuloj tre ĝojis pri la aranĝo k estis surprizitaj aŭdi flue parolantaj en esp-o kelkajn infanojn. La duan festotagon pasigis ĉiu laŭplaĉe. Kolektiĝis ankaŭ rondoj por pridiskuti la situacion en SAT aŭ en politikaj, kulturaj organizoj ktp. Ĉiuj esprimis sian kontenton; 3) en Dorsten (29. 6.) kun ĉ. 35 partopren. Tiaj aranĝoj interligas, lingve perfektigas k politike klerigas. (Hilde Falkenherr, 13 563).
Svedio. Höganäs. La 22. 6. finiĝis kurso lerte gvidita de K-do Puff (Frankfurt). Pro tio ke la kursgvidantoj en nia distrikto ne sciis paroligi la lernantojn, ni bonŝance venigis kiel gvidanton la prezidanton de SEA. Li tre sukcese k efike gvidis kursojn en 5 lokoj, faris paroladojn k propagandis por la lab. esp. movado. La 85 gelernantoj ĉiam memoros „onklon Karlo“ k sentas dankemon pro lia laboro. (16 124). — La direktoro de Gotlanda Fervoja Asocio permesis laŭ la peto de Hurler, ke la esp-istoj inter la oficistoj de la Asocio portu dum la dejoro sur la uniformo la verdan stelon. La direktoro plilongigis por du monatoj la permeson de duonpreza veturado al H. por povi efike propagandi. Espereble vizito de esp-istoj dumsomere al Gotlando ebligos al la fervojistaj esp-istoj ofte praktike esp-on. (Laŭ „Signalen“).
[REKLAMO p.11] La MEMORON PLIFORTIGAS k PERFEKTIGAS laŭ metodo trifoje premiita de la Pariza Akademio Prof. de mnemoniko D. FAJNŜTEJN-VILNO, Zawalna 15 (Pollando). Dank’ al mia metodo, bazita sur leĝoj de psikologio, fiziologio, logiko k pedagogio, la MEMORO restariĝas ĉe tiuj personoj, kiuj ĝin perdis, pliboniĝas ĉe tiuj, kiuj havas malbonan k perfektiĝas ĉe tiuj, kiuj havas bonan; samtempe foriĝas la DISTRECO k maldiligento, fortiĝas la VOLO k pliboniĝas ĉiuj psikaj kapabloj ĉe personoj ĉiuaĝaj. Postulu senpage prospektojn de la memorfortiga kurso en esperanto.
Alvoko al ĉiuj Laboristaj Esp-Asocioj!
La propagando-komitato de ALLE (aŭstria LEA) antaŭ nelonge dissendis cirkuleron al ĉiuj LEA-oj, iniciatante starigon de tutmonda informservo por la laborista gazetaro. La tasko de tiu informservo devus esti, havigi al la laboristaj gazetoj en ĉiuj landoj pere de esp-o sciigojn pri gravaj okazaĵoj politikaj k ekonomiaj, eventuale kun mencio de la sinteno de la respektivaj diversaj lab. partioj. Tiucele en ĉiu LEA estu nomata aparta komitato aŭ persono(j), kiu(j) regule (ĉiusemajne aŭ laŭbezone) prizorgas la dissendon de tiaj sciigoj al la aliaj LEA-oj, kie la materialo estos tradukata en la koncernan nacian lingvon k enmetata en lab. gazetojn. La fakto, ke kelkloke jam ekzistas — kvankam nesisteme — tia provizado al la lab. gazetaro per eksterlandaj artikoloj, notoj ktp. ricevitaj per esp-korespondado, krome ke tiaj gazetoj, precipe en malgrandaj landoj, volonte akceptas k eĉ deziras la kunlaboradon de esp-istoj, permesas esperi, ke tiu entrepreno povos multe kontribui al la reputacio de nia movado ĉe partiaj, sindikataj ktp. instancoj. Jen eblo, meti esp-on praktike en la servon de la proletaro.
Ĉar tiu porgazetara informservo okazos interkonsente kun la Direkcio de SAT, ni nun ankaŭ per tio ripetas la alvokon k atendas baldaŭan respondon, eventuale kun precizaj proponoj ktp. En tiuj landoj, kie ankoraŭ ne ekzistas LEA, certe laborema(j) K-do(j) kunhelpos. Ĝis ni konos la opiniojn de la koncernaj faktoroj, ni senprokraste ekfunkciigos la gazetarservan aparaton. Oni do ĉie diskutu pri la projekto.
Kun proleta saluto Propagando-Komitato de A.L.L.E. Wien XXI., Angererstrasse 14.
Publikigante la ĉi supran tekston, ni opinias necese aldoni mallongan komenton. Estas dirite, ke tiu entrepreno okazas interkonsente kun la Dir. de SAT. Tio estas vera, sed necesas klarigi, ke ni konsentis, tial ke la iniciatintoj mem konfesis, ke tia aparato devus funkcii en la kadro de SAT. Cetere tiel estis ĝis antaŭ du jaroj, k ni elspezis por la tiutempa informservo, gvidata de K-do Besler, 400 markojn germ. ĉiujare. Pri la rezultoj la opinioj estis malsamaj; kelkiuj asertis, ke la energio k mono elspezitaj en tiu entrepreno estis preskaŭ senefikaj por nia esp-a afero. Ne temas nun diskuti pri tio; ni simple memorigas, ke ni ĉiam havis kiel principon ne malkuraĝigi, sed male helpi laŭpove la K-dojn, kiuj volas entrepreni ion novan k principe bonan.
Kelkaj jam kompostitaj artikoloj devis esti prokrastataj pro manko de loko en ĉi tiu n-o!
— página 12 —
Pro konataj kaŭzoj SAT ne havas nun la financajn rimedojn por funkciigi informservon; ALLE ŝajnas posedi tiujn rimedojn; ni sekve volas konsideri ĝian iniciaton kiel nuran deziron sincere helpi al la lab. esp. movado.
Direkcio de SAT.
EKSTER NIA MOVADO
La V-a Internacia Kongreso de la Tutmonda Ligo por Seksa Reformo okazos en Brno de 20-26. septembro. Inter la kongreslingvoj estas ankaŭ esperanto.
RADIO-PROGRAMO:
Radiosaluto al la SAT-Kongreso! Sabaton, la 6-an de aŭgusto, je 20, 30 h. K-do Roux-Lyon salutos la SAT-kongresanojn per la radiostacio Lyon-la-Doua (ondolongo 466 m). Sciigu pri la aŭskulto al Esp. Lab. Grupo, 39, Cours Morand, Lyon (Francio).
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
Larissa Reissner: En la lando de Hindenburg. Ekrelo, Leipzig, 1931 Trad. W. Kampfrad k W. Krej. 78 pĝ. Form. 11,5×15,5. Prezo: 0.80 mk.g
Ĉio en tiu „vojaĝo tra la germana respubliko 1924“ havas ankoraŭ aktualan signifon. La verkintino, frue mortinta, estis bona observanto k havis neordinaran raportistan talenton. Ofte oni sentas sin devigata, ĉe la legado, kapjese aŭ ridete aprobi tiun liberaniman revolucieman kritikon pri la „naciaj sanktejoj“ en Germanio, volvitan en tiom fluan, belan stilon. — La traduko estas fidela; nur sur pĝ. 66 mi notis eraron (kvankam anstataŭ kvazaŭ). „Uzino“ (fabriko) estas malnecesa neologismo.
N. B.
[REKLAMO p.12] ISK — Eperantlingva eldono n-o 15. Fric Grob: Gekamaradoj, rekonsciiĝu! En tiu ĉi artikolo K-do Grob ne nur kritikas la blindan kredon pri nepra evoluo al socialismo kiel esencan kaŭzon por la nuna malforto de la laborista movado, sed li ankaŭ montras, ke respondeco pri la celo k forta volo garantias progreson al socialismo. Teodor Hipeden: Socialpolitiko k socialismo. K-do Hipeden principe pritraktas la sintenon de socialisto rilate la socialpolitikon. Per tio li donas firman gvidilon al ĉiu socialpolitike interesiĝanta socialisto. Rose Geriŝ: Kien la virino apartenas politike? Prezo: —.25 mk. g. por numero inkluzive afranko. — Mendu ĉe IVA-komandito, Berlin S 14, Inselstr. 8a.
Maksim Gorkij: Kiel mi lernis. Trad. el la rusa P. Tilin. Ekrelo, Leipzig. 1931. — 23 pg. Form. 11×16. Prezo: 0.20 mk.g.
La fama verkisto rakontas en simpla maniero, kiel li ekŝatis librojn, k li deziras veki tiun ŝaton ankaŭ ĉe aliaj. Taksu la valoron de libro laŭ tio, ĉu ĝi estas verkita honeste, ame al homoj, dezirante al ili bonon! konsilas Gorki. Ĉu ortodoks-mensuloj cerbumos pri tiu konsilo?
La tradukinto devas lerni ĝuste apliki la difinitan artikolon (la).
F. Svjatenko: Nova k malnova uzinmajstro. Elrusigis E. Ŝvedova. Ekrelo, Leipzig. 1931. Form. 12×17. — 22 pĝ. Prezo 0.20 mk.g.
La fabriklaboristo Svjatenko verkis evidente laŭ partia ordono tiun ĉi broŝuron, per kiu li laŭdas sian novan majstron (postrevolucian) k kondamnas la malnovan (antaŭrevolucian). Jen la leciono: la unua, estrante la laboristojn, defendis la interesojn de l’ kapitalista ŝtato, la dua, farante la samon, defendas la batalpoziciojn de l’ kvinjarplano kun ĝiaj mirigaj laborritmoj. La neologismo avantito signifas supozeble „multe progresinto“ (aŭ ĉu „karieristo“?).
GRAVA INFORMO!
Donaco al malriĉaj esperantistoj.
Iu grandanima samideanino, kiu bedaŭrinde malpermesis publikigi sian nomon, skribis: „Ne por montri bonan koron, sed por pruvi mian grandan ŝaton al via grandioza instrua k amuza gazeto La Praktiko, mi sendas al vi 200 dolarojn. Per tiu sumo mi pagas por 400 malriĉaj samideanoj la duonon de unu jarabono, tiel ke la alian duonon pagu la abonantoj mem. La Praktiko devas esti en la manoj de ĉiu esperantisto, kiu volas lerni k ridi.“
Esprimante koran dankon al la nobla donacintino, la eldonejo de LA PRAKTIKO de sia flanko decidas simile pagi la duonon de la jara abono por 100 malriĉaj samideanoj. Sekve de tio entute 500 personoj povos ĝui la favoran abonon. (La abono por unu jaro kostas 1 dolaron.)
Ni alvokas nun tiujn gesamideanojn, kiuj suferas pro la ekonomia krizo k pro la falo de la naciaj valutoj, ke ili rapidu partopreni en ĉi tiu malofta favoro.
En interkonsento kun la donacintino ni aranĝas la disdonon de la donaco en jena plej facila k plej oportuna maniero:
Ĉiu persono, kiu deziras la favoran abonon, sendu al ni en simpla letero 10 (dek) tiajn poŝtmarkojn de sia propra lando, per kiaj li afrankas la eksterlandan leteron. La valoro de 10 tiaj poŝtmarkoj kune pli-malpli egalas al duona dolaro, do al duonjara abono. La alian duonon de la abonprezo ni pagos el la donacita sumo.
Kontraŭ la tiel pagita abono ni liveros LA PRAKTIKON dum la tuta jaro 1932 (do ni sendos ankaŭ la ĝis nun aperintajn numerojn de januaro). Mendoj ne konformaj al la supra maniero ne estos plenumataj.
Pluraj personoj povas sendi la abonon kune en unu letero, por ŝpari afrankon. Oni skribu sian nomon k adreson tre klare, laŭeble per skribmaŝino, aŭ imitante presitajn literojn. En la letero oni ne forgesu aldoni, kion ni faru kun la poŝtmarkoj, se la mendo alvenas tro malfrue, t.e. post la disdono de la 500 favorabonoj. Ĉu ni resendu la markojn, aŭ uzu ilin por duonjara ordinara abono?
Al tiuj personoj, kiuj ankoraŭ ne konas LA PRAKTIKON, ni sendas specimenan n-on senpage, je peto.
La leterojn kun la mendoj k poŝtmarkoj oni devas adresi al:
La eldonejo de LA PRAKTIKO, Internacia Ĉe-Instituto de Esperanto Oostduinlaan 32, DEN HAAG, Nederlando.
Kooji Taŝiro: La unua suplementa Legolibro de Esperanto. Eldonejo Kiboŝa, Tokio. 1932. — 98 pĝ. Form. 15×21. Prezone indikita.
La libro konsistas el ekzercaj frazoj mallongaj, simplaj, ofte tial sufiĉe naivaj k infanecaj. Multaj desegnoj ilustras la mallongajn ĉapitrojn. La litertipoj estas grandaj, okulfrapaj. Tamen la tuta prezento estas sufiĉe kruda, primitiva k la ekstera aspekto ne tre plaĉa. La lingvaĵo estas zorge prilaborita.
NIA POŜTO
Harkovano. — Jes, regule. Dankon!
KORESPONDADO
Unu enpreso, simpla trilinia anonceto kostas 0,60 mk. g., ĉiu plia linio 0,50 mk. g. — Grandaj anoncoj kun kadro: po kv. cm. kostas 0,20 mk. g.
AŬSTRIO
K-do Franz Grohmann, Pischkerstr. 11, Bruck a. M., kĉl, L, P, fotoj Resp. garantiata.
FRANCIO
Laborista Esp. Grupoj de Vizille k Grenoble dankegas la multn. Gek-dojn, kiuj resp. al ilia anonco, petas senkulpigon al nerespondeblaj pro troe ricevitaj let.
GERMANIO
K-do Helmut Nölting, Beurhausstr 56, Dortmund, kun eksterl. Gek-doj (ĉirkaŭ 20 j.), pri ĉ. temoj, L, Pl.
„francisko moravec, gross ottersleben (bez. mgb.), oststr. 6, estas preta alilanden iri. instruas esp-on, gimnastikon, parolmovadĥorojn.“
Kongresanoj! 3 sidlokoj en kongresaŭtobuso Stuttgart-„Ruhr“-regiono estas ankoraŭ vakaj. Prezo 7.50 mk.g. Skribu tuj al: W. Langhorst, Meinolphusstr. 14, Bochum.
NEDERLANDO
K-do A. R. H. Elenga, Weimansweg 21, Rotterdam-Zuid, kĉl, pri ĉ. temoj.
[REKLAMO p.12] La pliperfektigita Heroldo trovas la aplaŭdon de ĉiu abonanto. Ĉu vi jam vidis numeron el 1932? Se ne, petu senpagan specimenan numeron. Pli bone estas, se vi mendas provabonon por unu monato je la prezo de 0.80 gmk. aŭ 1.— svfk. Dum tuta monato vi havos okazon, prijuĝi la semajnan organon de la Esperanto-movado. Krome vi rajtas enpresi senpagan korespondanonceton. Post unu monato vi fariĝos daŭra abonanto! Samtempe postulu katalogojn pri esperanto-literaturo. Mendu ĉe la Administracio de „Heroldo de Esperanto“, Köln, Brüsselerstr. 94, Germ.
ENHAVO
| paĝo | |
|---|---|
| Pri la organizo problemo | 217—220 |
| Raportaro de la Plenum-Komitato de SAT | 220—224 |
| La lakto-centrejo por Ŝtutgart | 222 |
| La klasbatalo tra la mondo | 223 |
| Aldona teksto | 224—225 |
| Proponoj al la XII-a Kongreso de SAT | 225—226 |
| Mi volas scii | 226 |
| Diskutejo | 226—227 |
| Alvoko al ĉiuj laboristaj Esp.-Asocioj | 227 |
Presejo Oscar Wettig, Gelnhausen (Germanio)
← Tramo anterior · Tramo siguiente →
Leer en:
