Don Félix Navarro rakontas kiel li venis al Esperanto

La intervjuo en la Boletín de la Hispana Esperanto-Federacio, majo-junio 1982

En 1931, dudekdujara instruisto oficanta en Sollana pretiĝis por ekzameno kiam iu metis en liajn manojn libreton titolitan La llave del Esperanto. Kvindek unu jarojn poste, la bulteno de la Federacio petis lin rakonti kiel tio okazis. La respondo estas la esperantista biografio de Félix Navarro Clemente —«don Félix» por tri generacioj da lernantoj en Valencio— kaj, samtempe, la kroniko pri tio kiel oni instruis Esperanton en ĉi tiu lando kiam mankis materialoj, mono kaj permeso.

La lerneja infana koruso «Esperanto» kaj ĝia instruisto, surstrate, en la tago de la kristnaskkanta konkurso. La fotografaĵo ilustris la intervjuon en la Boletín de la Hispana Esperanto-Federacio n-ro 251 (majo-junio 1982) kun la subskribo «Nia samideano kaj siaj gelernantoj okaze de Kristnaskkanta konkuro».
La lerneja infana koruso «Esperanto» kaj ĝia instruisto, surstrate, en la tago de la kristnaskkanta konkurso. La fotografaĵo ilustris la intervjuon en la Boletín de la Hispana Esperanto-Federacio n-ro 251 (majo-junio 1982) kun la subskribo «Nia samideano kaj siaj gelernantoj okaze de Kristnaskkanta konkuro».

Kio estas ĉi tiu dokumento

Ĉiujare, ekde 1980, la Boletín de la Federacio publikigis intervjuon sub la titolo «Esperanto sur lia vojo». Tio ne estis senkulpa rubriko: la serio kaŝe anoncis antaŭe la nomon de la premiitino de la premio «Klara Silbernik», kiun Luis M. Hernández Yzal kreis en 1975 por simbole rekompenci la edzinon de elstara esperantisto, per medalo gravurita kun la busto de la edzino de Zamenhof. La bulteno mem klarigis tion en la sekva numero. La intervjuito de 1982 estis don Félix; la premiitino, lia edzino —tiu lernantino de la kurso en Gandía en 1933, kiun li mem menciis en sia respondo.

La intervjuo okupas la paĝojn 4 ĝis 6 de la numero 251 (majo-junio 1982) kaj ĝin subskribas «V. H. Ll.». Ĝi estas verkita en Esperanto: ĉi tie, en la esperanta versio de tiu ĉi enskribo, ni konservas la originalan tekston; la valencia versio prezentas ĝin tradukita.

La intervjuo

Hodiaŭ ni prezentas, sub tiu titolo, entuziasman samideanon, kiu dum multaj jaroj daŭre instruis Esperanton en diversaj urboj, samtempe konigante al siaj gelernantoj la humanecan spiriton de la lingvo de Zamenhof, ĝian Internan Ideon. Temas pri nia bona amiko, la emerita profesoro s-ro Felikso Navarro Clemente, de Valencio, kiu, malgraŭ sia 73-jara aĝo, montriĝas mense vigla al niaj demandoj. S-ro Navarro ĝoje dediĉas sian tutan disponeblan tempon al la disvastigo de Esperanto, kio liadire efikas sur lin kiel rejuniga medikamento. Jen do la memoraĵoj de lia esperantista protagonismo:

Ĉu vi afablos priskribi la historion de via esperantista vivo? Jes, tre volonte. En la jaro 1931-a, mi profesiis en Sollana, vilaĝo proksima al Valencio. Mi ne memoras kiel, iu donis al mi la t.n. ŝlosilon «La llave del Esperanto». Tiam mi preparis min por promociiĝo al oficiala rango. Kvankam mi ne havis liberan tempon, mi foliumis la libreton, kaj ĝi altiris mian atenton. Poste, mi mem lernis la Internacian Lingvon pere de «Curso Práctico de Esperanto», verkita de R. Duyós kaj V. Inglada, eldonejo J. Espasa.

La unuan Esperanto-kurson mi instruis en Utiel, somere, ĉe la institucio Agrokultura Ĉambro. Tiuokaze min prezentis la tiea UEA-delegito, s-ro Generoso Planells. En Gandia, la jaron 1933-an, mi gvidis du Esperanto-kursojn: la unuan, por miaj junaj gekolegoj —dek provizoraj geinstruistoj—, kie mi ekkonis fraŭlinon, kiu kun la tempo fariĝis mia fianĉino, kaj poste mia nuna edzino; la duan kurson mi klarigis ĉe la «nokta lernejo», licencite por tio de ĝia lernejestro. Krome, mi aktivis en ĉiusemajna kampanjo por propagando de Esperanto tra «Radio Gandía», kie mi ekamikiĝis kun la elstara samideano Rafael Vizcaíno. Sed estis dum la internacia SAT-kongreso, estiginta en Valencio, la jaron 1934-an, kiam, ravita de la praktika utileco de Esperanto kaj konscianta pri la bono, kiun ĝia Interna Ideo implicite kunportas por la homaro, mi plejaltgrade entuziasmiĝis pri la lingvo, kaj de tiam mi pli konstante semis, semas kaj semos la Zamenhofan kreaĵon, kiun mi konigis kiel kursgvidanto. Ankaŭ samcele, post obstina kaj pacienca laboro, mi atingis aperigadi mian Esperantan kurson en la bulteno de la grava «Valencia Sparkaso», kiu institucio havas milojn da oficistoj.

En Valencio, kien mi translokiĝis la jaron 1953-an, la kvar muroj de la lernejo, kie mi profesoris, estis tute kovritaj per poŝtkartoj kaj leteroj el la kvin kontinentoj. Tiu korespondaĵo, ricevita de miaj Esperanto-kursanoj, fariĝis pedagogie tre utila, por konigi la koncernan landon al miaj disĉiploj de la ĝenerala baza instruado. Tiun mian izolan agadon por Esperanto neniu valencia samideano sciis, ĝis kiam unu el miaj «librotenaj lernantoj» de la «nokta lernejo» (ankaŭ mi dediĉis al ili Esperantan horkvaronon), junulo tre babilema, vizitis la Esperanto-Grupon de Valencio. Li surprizis ĉiujn parolante nian idiomon, sed ankoraŭ pli, kiam li klarigis, ke li lernas Esperanton en la «nokta lernejo» de la tiea institucio «Patronato de la Juventud Obrera».

Tiu anekdoto igis min kontakti kun la loka Esperanto-Grupo, kaj ekde tiam mia lerneja infanĥoro «Esperanto» prenis parton ĉiujare en la datreveno de la naskiĝtago de nia Majstro (vidu en «Boletín» de HEF, januaro-februaro 1970, paĝo 13-a) ĝis mia emeritiĝo, la jaron 1973-an. Cele propagandi la lingvon, ankaŭ kun la menciita infanĥoro «Esperanto» mi ĝojis konkuri, per adekvata muzikaĵo titolita «La tago de la Kristnask’», la Konkurson de Kristnaskaj Kantoj, kiun oni oficiale organizis en «Teatro Principal de Valencio».

Kiel dirite, vi diversloke instruadis la Internacian Lingvon. Ĉu vi do bonvolas rakonti vian sperton kaj opinion pri ĉio rilata al la Esperanto-kursoj? Jes. Estas komprenble, ke ĉiu Esperanto-kursgvidanto havas propran instrumanieron kaj preferatan sistemon. Persone mi spertis, ke la lecionojn oni devas prezenti kiel eble plej facile, por ke la lernantoj tuj ekkomprenu ilin. La ekzercoj, ĉu parolaj aŭ skribaj, estu laŭeble viglaj kaj gajigaj, kaj kompreneble maksimume simplaj. La instruanto oportune petu kolektivan respondon pri la signifo de iu elektita frazo aŭ spritaĵo de la koncerna leciono, por tiel ekkuraĝigi la gekursanojn. Iom post iom individuaj respondoj pli ofte ripetiĝu. Parkerigado de Esperantaj kantoj, kun simpla teksto, multe helpas akiri la necesan vortprovizon, same kiel ekkorespondado kun eksterlandanoj, komence helpata de la kursgvidanto, kiu cetere daŭre klopodu veki ilian entuziasmon, por kio helpos informado pri la lastaj sukcesoj de Esperanto ktp, en Hispanujo kaj eksterlande.

Oni ja devus konscience prepari instruontojn, kaj se eble instruistojn de Esperanto. Tiu tasko estas fakte tre malfacila, laciga, kaj postulas multe da tempo, kun bonvolaj esperantistoj pretaj oferi karajn horojn de sia vivo, senpage, por nia alta idealo. Estus modele, optimume, ke ĉiu instruanto merite posedus Esperanto-diplomon de profesoro, sed ĉiam kaj ĉie bedaŭrinde ne disponeblas ekzemple pri unu… Andreo Cseh aŭ similaj! En Cheste oni instruis Esperanton… ĉu iu universitata profesoro? Ne, simpla terkulturisto, la karmemora Francisco Máñez, kiu esperantistigis la tutan vilaĝon!

Tial, post mia unua leciono, ĉiam mi diras al miaj gelernantoj: se vi opinias, ke Esperanto meritas esti disvastigata, invitu viajn interesiĝantajn geamikojn ĉeesti la klasejon, sed se ili ial ne povas ĉeesti, tiam vi mem, laŭ via scio, klarigu al ili ĉi tiun lecionon kaj daŭrigu plu, por kio mi simbole vin nomas profesoroj. Pri la sukcesa apliko de tiu procedo, mi povas citi kelkajn lokojn, ili estas: Buñol, Manises, Labora Universitato de Cheste…

Ĉu vi afablas priskribi alian anekdoton el via esperantista vivo? Jes, ĝi okazis en Majorko: Gelernantoj de la Nacia Kolegio de Rafelguaraf (Valencio) turismis por festi sian ellernadon. Tie renkontiĝis kun japanaj gejunuloj. Per ridetoj kaj granda kvanto da simpatio ili salutis sin reciproke. Bela japanino fotis la grupon. […] ŝi petis la adreson de la hispana knabino. Mi ĉeestis kaj profitis la okazon paroli pri la utileco de la Internacia Lingvo.

Oportune ĉi tiu junulino ricevis fotografaĵon kun paperpeca japana skribaĵo. Sed, kion signifis tiuj strangaj signoj? Kiu malkaŝus la misteron? Nesolvebla afero por multegaj personoj, sed tre facila problemo por iu ajn esperantisto.

La sciavidaj gejunuloj rememoris, ke mi parolas Esperanton. Ili sendis al mi tiun enigman paperon. En jarlibro mi serĉis adreson, skribis al Japanujo kaj tuj mi ricevis ĝentilan, afablan longan leteron, krom la solvo de la enigmo: LA ADRESO DE LA SENDINTINO!

Kian mesaĝon vi sendus al la esperantistoj nialandaj, por ke ili plej pozitive kunlaboru al la fina oficialigo de Esperanto en Hispanujo? Al multaj samideanoj mi rekomendus la legadon de la Zamenhofa poezio «La Vojo». Post ĝia relego kaj primeditado, ĉiu agu konsekvence. Ke Esperanto estu por ni kiel la aero, kiun oni bezonas por vivi. Ke ĉiu strebu enkonduki nian lingvon en ĉiujn mediojn: skoltojn, Ruĝan Krucon, politikajn partiojn, lernejojn, liceojn ktp. Estas necese nepre kreskigi la samideanaron, por ke ĝi estu grandega. Tiam, nur tiam, la oficialaj institucioj agnoskos nian forton, nian gravecon, kio lastvice decidigos la Registaron pozitive konsideri la oficialigon de la Internacia Lingvo.

Fine, mi petegus, ke ĉiu samideano, individue, pripensu kaj respondu al si jenajn demandojn: 1) Ĉu vere MI opinias (mi, ne la aliaj!), ke nia idiomo estas kaj utila kaj kun nobla idealo?; 2) Kion MI faras por ĝia disvastigo?; 3) Kion MI povus fari tiucele?; 4) Kial MI ne faras ĝin? (ĉar ja kiu volas, tiu povas!); 5) Do, MI estu…

Intervjuis V. H. Ll.

«S-ro Navarro Clemente kaj edzino» —sinjoro Navarro Clemente kaj lia edzino—, la fotografaĵo, kiu malfermis la intervjuon. En la represo de la bulteno lia vizaĝo estas permane redesegnita: la duontono perdiĝis en la presado kaj iu retrasis liajn okulojn, brovojn kaj profilon.
«S-ro Navarro Clemente kaj edzino» —sinjoro Navarro Clemente kaj lia edzino—, la fotografaĵo, kiu malfermis la intervjuon. En la represo de la bulteno lia vizaĝo estas permane redesegnita: la duontono perdiĝis en la presado kaj iu retrasis liajn okulojn, brovojn kaj profilon.

Kion la paperoj konfirmas

Preskaŭ ĉio, kion rakontas don Félix, sekveblas en aliaj dokumentoj, kaj tio estas malofta ĉe memora atesto diktita en la aĝo de sepdek tri jaroj.

  • La kursojn de la Patronato agnoskis la Federacio la 18-an de decembro 1971, kiam ĝi donis al li la premion «Francisco Máñez» —la kamparano el Cheste, kiun li citas en ĉi tiu sama intervjuo— «pro lia elstara kontribuo al la disvastigo de Esperanto kiel instruanto de nia lingvo en la Lernejoj de la Patronato de la Juventud Obrera de Valencio, dum pli ol dudek sinsekvaj jaroj».
  • La infana koruso aperas en la lokaj bultenoj de 1969 kaj 1970 gvidante la kantatan meson en Esperanto de la Zamenhof-festo, kaj en decembro 1960 la infanoj de la kurso de la Lerneja Grupo «Teodoro Llorent» jam deklamis en Esperanto, prezentitaj de li.
  • La referenco, kiun li mem faras al la Boletín de januaro-februaro 1970, paĝo 13, estas ĝusta: tie troviĝas la fotografaĵo de la prezidanto Juan Devís transdonanta al li la dankpergamenon de la Grupo, kun doktoro Rafael Herrero apude.
  • La babilema lernanto ne havas nomon en la paperoj, kaj verŝajne neniam havos ĝin.

Kion la intervjuo ne diras, ĉar tio ankoraŭ ne okazis, estas ke kvar jarojn poste don Félix stariĝus antaŭ mikrofono: ekde marto 1986 li verkis kaj prezentis Esperanto en la radio ĉe Radio Klara, el kiu konserviĝas dek programoj kun la kompleta transskribo. Nek ke li plenigus la bultenon de la grupo per manskribitaj muziknotaĵoj, nek ke en 1987 la Grupo publikigus al li la Curso práctico elemental de Esperanto. Li estis sepdek okjara kiam li komencis ĉe la radio kaj okdek kvarjara kiam li eldonis la Esperantan kanzonaron.

Se vi havas materialojn, fotografaĵojn aŭ memorojn pri don Félix —aŭ se vi estis lia lernanto—, skribu al ni.


Fontoj: Boletín de la Hispana Esperanto-Federacio n-ro 251 (majo-junio 1982), p. 4-6, intervjuo «Esperanto sur lia vojo» subskribita «V. H. Ll.», el kie venas la teksto kaj la du fotografaĵoj; n-ro 255 (januaro-februaro 1983), p. 8, pri la premio «Klara Silbernik» kaj ĝia funkciado; n-ro 189 (januaro-februaro 1972), p. 5, pri la premio «Francisco Máñez»; n-ro 177 (januaro-februaro 1970), p. 13, pri la pergameno. Valencia Luno n-roj 12 (decembro 1960), 3 (1969) kaj 4 (1970). La bultenoj de la HEF konsulteblas ĉe Gazetoteko. La traduko el Esperanto al la valencia estas nia; ĉi tiu esperanta versio konservas la originalan tekston. La tri punktoj inter krampoj markas linion, kiun la presado de la bulteno lasis nelegebla.

Afiŝo retrospektive aldonita la 1-an de septembro 2026. La dato de la afiŝo respondas al la originala dokumento aŭ agado.

Ĉi tiu afiŝo ankoraŭ ne havas komentojn. Estu la unua persono, kiu komentas ĝin el la fediverso.