Juan Antonio Giménez, la instruisto kiu ellitiĝis je la kvara por aŭskulti Varsovion

Unua prezidanto de la Valencia Esperanto-Federacio, direktoro de lernejo en Arrancapins kaj konversacia instruisto de la grupo dum jardekoj. Kvar enkadrigitaj diplomoj sur la muro de lia kabineto rakontas lian tutan vojon, de Callosa de Segura en 1979 ĝis Parizo en 2009

Li aĉetis kurtondan radioaparaton speciale por tio. Grandan Grundig, el tiuj kun lumigita skalo kaj ses bendoj, kiun ankoraŭ konservas lia filino. Per ĝi li aŭskultis la esperantajn elsendojn de la orientaj landoj —tiun de la komunisma Varsovio, precipe— kaj, ĉar la ricevo estis malbona kaj la elsendoj falis je neeblaj horoj, li ellitiĝis je la kvara aŭ la kvina matene por kapti ilin. Somere li iris al la loĝejo en El Saler, ĉar super la maro nenio ĝenis kaj oni kaptis ilin pli bone.

Tio estis Juan Antonio Giménez García (Valencio, la 1-a de junio de 1936 – Valencio, la 12-a de majo de 2026): ŝtatoficista instruisto, lerneja direktoro, unua prezidanto de la Valencia Esperanto-Federacio kaj konversacia instruisto de la Grupo Esperanto de Valencia dum jardekoj. En la bultenoj li subskribis «Johano Antono», kaj tiun nomon li kunportis el Esperanto eksteren: ĝin li uzis en sia persona retpoŝto.

Juan Antonio Giménez García, en la portreto kiun la familio rekonas kiel «jen kia li estis».
Juan Antonio Giménez García, en la portreto kiun la familio rekonas kiel «jen kia li estis».

Kolego el la lernejo, kaj don Félix

Li studis pedagogion kaj estis ŝtatoficista instruisto, sed la konstruaĵo kie li faris preskaŭ sian tutan karieron —kaj kiun li fine direktis— estis la Diocezа Lernejo Nuestra Señora del Socorro, en la strato Salas Quiroga de Arrancapins, apud la samnoma paroĥo.

Ke Esperanto ekzistas rakontis al li kolego el la sama lernejo, Manuel López, lingvoinstruisto, kiu estis farinta la enkondukan kurseton pro scivolo; post ses monatoj tiu ĉesis kaj Juan Antonio daŭrigis. La unua esperantisto kun kiu li kontaktiĝis estis Félix Navarro, don Félix, la instruisto kiu instruis Esperanton al siaj lernantoj de la Patronato. Li iris al iu el liaj lecionoj kaj tie li restis.

Kaj jen fakto kiun ĝis nun ni havis dokumentita nenie: komence, la Esperanto-lecionoj de la grupo okazis en tiu sama lernejo. La paroĥestro permesis fari ilin tie, kaj tien iris don Félix por gvidi ilin.

Pri la kialo de la lingvo li havis klaran ideon, kiun lia filino resumas jene: maniero harmoniigi la landojn, ke ĉiu parolu sian propran kaj Esperanto ilin kunigu; ilo por la paco kiu dissolvus la konfliktojn inter nacioj. Fremdajn lingvojn li studis malmultajn, kaj tiel kiel oni studis ilin tiam: la francan, multe da gramatiko, «pero hablar no sabía». La valencian jes li parolis, kaj la atestilon li akiris kiam oni ĝin postulis de la instruistoj, kvankam —diras lia filino— «no era su lengua ni muchísimo menos materna»: li estis el Valencio kaj liaj gepatroj ne.

Kvar diplomoj sur la muro

Sur la muro de la kabineto li havis kvar enkadrigitajn diplomojn. Legataj laŭorde, ili estas lia tuta vojo.

La unuan li akiris kiam li apenaŭ komencis. Ĝi estas la Atesto pri Elementa Kurso de ILEI, la internacia ligo de esperantistaj instruistoj, eldonita en la Colegio Nacional «Primo de Rivera» de Callosa de Segura (Alikanto) la 30-an de junio de 1979 kaj subskribita de la direktoro de la lernejo kiel prezidanto de la ekzamena komisiono kaj de F. Zaragoza Ruiz, hispana delegito de la ligo. Tio fiksas la daton kiun la familio situigis «fine de la sepdekaj jaroj».

La Atesto pri Elementa Kurso de ILEI, eldonita en Callosa de Segura la 30-an de junio de 1979.
La Atesto pri Elementa Kurso de ILEI, eldonita en Callosa de Segura la 30-an de junio de 1979.

Sep jarojn poste li jam ne estis lernanto sed agnoskita instruisto: la 17-an de julio de 1986, dum la 46-a Hispana Kongreso de Esperanto, okazinta en Vigo, la Hispana Federacio kvalifikis lin kiel «Esperantista Instruisto».

La diplomo «Esperantista Instruisto» de la Hispana Federacio, eldonita en Vigo la 17-an de julio de 1986.
La diplomo «Esperantista Instruisto» de la Hispana Federacio, eldonita en Vigo la 17-an de julio de 1986.

La tria estas tiu kiu plej multe diras. La 31-an de julio de 1987, en Varsovio, li sukcesis la mezgradan ekzamenon de Universala Esperanto-Asocio kun rezulto «tre bona»; la ateston subskribas la sekvan tagon UEA kaj ILEI per sia Internacia Ekzamena Komisiono. Tiun semajnon tie okazis la 72-a Universala Kongreso, tiu de la centjariĝo de la lingvo, kaj li ne nur ĉeestis: li tie ekzameniĝis.

La atesto pri la mezgrada ekzameno de UEA, sukcesita en Varsovio la 31-an de julio de 1987 kun rezulto «tre bona».
La atesto pri la mezgrada ekzameno de UEA, sukcesita en Varsovio la 31-an de julio de 1987 kun rezulto «tre bona».

Kaj la lasta estas el 2009, kiam li jam havis sepdek du jarojn: la Certificat d’études pratiques de la Institut Français d’Espéranto, eldonita en Parizo, kiu atestas «vastigitan konon de la internacia lingvo Esperanto».

La Certificat d'études pratiques de la Institut Français d'Espéranto, eldonita en Parizo en 2009.
La Certificat d'études pratiques de la Institut Français d'Espéranto, eldonita en Parizo en 2009.

La kroniko pri Varsovio

Pri la centjariĝa kongreso li verkis la kronikon por la bulteno de la grupo, subskribitan «Johano Antono». Ĝi titoliĝas «La kongresa labirinto» kaj rakontas kiel li perdis, ene de la grandega Palaco de Kulturo kaj Scienco, la dekses-jaran valencianinon kiu vojaĝis kun li, ĉar ŝia nomo ne estis en la loĝlistoj:

«—Bonvolu, vian nomon. —Mia nomo estas Neĝoj Munsuri. —Neĝoj… Neĝoj… Neĝoj… Ne estas, sinjorino.»

Li serĉas ŝin tra la vestiblo, prezentas la serĉadon kiel problemon, perdiĝas serĉante la lifton kaj finas demandante al ĉiuj. «Ĉu vi vidis belan knabinon, nigrharulinon, deksesjaraĝan?». «Ne, tio ne estas bona metodo.»

Ĉu lingvo aŭ movado?

Li ne lasis nur kronikojn. La numero 33 de Valencia Luno, de januaro 1992, malfermiĝas per artikolo lia titolita «ESPERANTO: ĈU LINGVO?, ĈU MOVADO?» —plena transskribo—, kie li starigas la demandon kiel alternativon kaj solvas ĝin neante ĝin: «Esperanto estas movado kaj lingvo samtempte. Kie ni povus lerni esperanton sen la movado?».

Li koncedas tute la diagnozon de la Manifesto de Raŭmo —la maljuniĝintaj mitoj, la simboloj kiuj ŝajnas getaj, la interna ideo kiu ne atingas la novajn generaciojn— kaj ne koncedas la konkludon:

Ni devos pripensi pli bonan solvon, pli aktualan aspekton por la Movado ol flankigi ĝin.

Kaj li fermas per rekta demando: «Ĉu vi povos sola, sen Movado?». Estas, malgrandskale, la sama pozicio kiun en tiuj jaroj defendis Jouko Lindstedt: akcepti tion kion Raŭmo vidis sen akcepti ke la komunumo povu anstataŭi la movadon.

La instruisto kaj la organizanto

Li instruis ekde la komenco de la okdekaj jaroj: dum don Félix gvidis la elementan kurson, li gvidis la konversacian kurson per la Amuzaj dialogoj de Albert Lienhardt, lundon kaj vendredon. Li ankoraŭ gvidis ĝin en 1995, kun la sama labordivido. Inter liaj lernantoj estas Fernando Manzanera Mas, lia najbaro, kaj Luis Salag.

Li estis sekretario de la organiza komitato de la 48-a Hispana Kongreso de Esperanto (Valencio, 1988) —en la posta kroniko li jam aperas kiel vicprezidanto— kaj respondeculo pri eksteraj rilatoj de la grupo en 1990. Kiam estiĝis la Valencia Esperanto-Federacio, li estis ĝia unua prezidanto: la Valencia Luno de oktobro 1989 prezentas lin tiel, dum li prizorgis, kun Navarro, la budon de la Pacfestivalo de Benicàssim. En la valenciaj kongresoj li ĉiam prezidis la tablon, multfoje kun la urbestro de la vilaĝo kie ili okazis, kaj li ankoraŭ prezidis la federacion en 1993.

En 1990 li malfermis la unuan kongreson de la federacio per prelego pri la historio de la movado ĉi tie, kaj el tiu laboro naskiĝis historio de Esperanto en la Valencia Komunumo: en 1992 li transdonis la malneton en Zaragozo, dum publika omaĝo. En 1999 li faris la prelegon de la Zamenhofa tago, pri la pasinteco kaj la estonteco de la lingvo, kaj en 2007 li ankoraŭ sidis en la estraro de la federacio.

En la dokumentoj li aperas unuafoje la 19-an de aprilo de 1980, en Alikanto, dum studotago por esperantistaj bazlernejaj instruistoj organizita de la hispana sekcio de ILEI: la kroniko prezentas lin kiel «la direktoro Juan Antonio Giménez, el Valencio» kaj rakontas ke li salutis nome de la valenciaj kolegoj.

La mapo de la kongresoj

Li iris al la kongresoj preskaŭ ĉiujare, la internacia kaj la hispana, dum li fartis bone. Al Ameriko kaj Azio li neniam iris; en Eŭropo, ĉiam kiam li povis, kaj multe al la orientaj landoj. En la lastaj jaroj ili serĉis renkontiĝojn al kiuj eblis iri trajne anstataŭ aviadile.

La skatolo da insignoj kiun la familio konservas estas lia vojaĝmapo: tie estas tiuj de Bergen (1991) —la kongreso kie UEA proklamis Valencion sidejo de tiu de 1993—, Vieno (1992), Valencio (1993), Tampere (1995), tiu de la 75-a Itala Kongreso de Esperanto en Grosseto (2008), tiu de la 65-a Kongreso de SAT en Litovio (1992), kaj aliaj el Bulgario kaj el la baltaj landoj.

La skatolo da kongresaj insignoj kiun la familio konservas: Bergen 1991, Vieno 1992, Valencio 1993, Tampere 1995, Grosseto 2008, la SAT-kongreso de Litovio de 1992 kaj multaj aliaj.
La skatolo da kongresaj insignoj kiun la familio konservas: Bergen 1991, Vieno 1992, Valencio 1993, Tampere 1995, Grosseto 2008, la SAT-kongreso de Litovio de 1992 kaj multaj aliaj.

Pri la kongreso de Roterdamo de 1988 la bulteno nomas lin inter la valencianoj kiuj tien iris, kun don Félix kaj duono de la grupo. Pri Tampere en 1995 la Boletín de la Hispana Federacio rakontas ion kion hejme oni sciis kaj la movado estis forgesinta: en la malferma ceremonio de la 80-a Universala Kongreso, inter la reprezentantoj de kvindek unu landoj, tiu kiu salutis nome de Hispanio estis li. En 1998 li iris al tiu de Montpeliero, kien iris ses aŭ sep valencianoj, kaj en 1994 al la Hispana Kongreso de Malago, kun Luis Salag kaj grupo de katalunaj esperantistoj, en trajno kiu ekiris el Barcelono kaj kiu kostis al ili la tutan tagon.

La ceremonio en la katedralo

Li estis kredanto kaj tre aktiva en la paroĥo, kaj lia filino rakontas ke estis li kiu proponis ke la kongreso de 1993 havu interkonfesian religian ceremonion. Tio fine iĝis la ekumena servo en la katedralo de Valencio, kiun la ĉefepiskopo permesis —«la plej impona loko de Valencio por tio», diris la bulteno— kaj por kiu la grupo mem pagis mil ekzemplerojn de la libreto «Ekumena Liturgio de la Vorto».

La kriterio, laŭ la familio, estis ke ĉiu konfesio faru tion kio plej propras al ĝi: konsekris la katolikoj kaj la legadon kaj la komentarion faris la protestantoj, «kiuj faris tion pli bone». Ĝi ne estis eŭkaristio sed interkonfesia ceremonio, kaj por li ĝi rilatis al la funda senco de la lingvo: harmoniigi.

El tiu sama kongreso venas sceno kiun hejme oni rakontis kun humuro. Kiam la urbestrino Rita Barberá finis legi la saluton en Esperanto kaj demandis ĉu ŝi diris ĝin bone, estis li kiu respondis al ŝi: «Bueno, más o menos».

La rilato ne finiĝis tie. Dek jarojn poste, la kongreslibro de la 62-a Hispana Kongreso de Esperanto —Valencio, de la 15-a ĝis la 20-a de julio 2003, la jaro de la centjariĝo de la valencia asocio— portas ŝin kiel «Honora Prezidanto» de la kongreso, kun letero ŝia al la prezidanto de la Hispana Esperanto-Federacio dankanta pro la elekto de la urbo.

La lastaj jaroj

En la lastaj jaroj li flankiĝis de Esperanto por prizorgi sian malsanan edzinon, kio fariĝis preskaŭ plentempa dediĉo; la gefiloj kuraĝigis lin iri al iu kongreso por distriĝi.

Eĉ tiel li ne perdis la fadenon de la grupo. Ĉiujare li demandis al sia filino ĉu ŝi jam prenis la loterion de Esperanto —foje li demandis tion jam somere— kaj, ĝis la Kristnasko de 2025, li donacis bileton al la tuta familio: gefratoj, bofratinoj, ĉiuj. Ĉiuj sciis ke, se oni gajnus, oni gajnus pere de Esperanto.

Ĝis la fino li ĉiam havis apude tekstojn en Esperanto kaj legis ĉiutage. La kurtondan radion anstataŭis la interreto: estis lia filino kiu instruis al li aŭskulti tra la reto la esperantajn programojn de Radio Polonio, la samajn kiujn kvardek jarojn antaŭe li persekutis frumatene per la anteno.

La kurtonda Grundig kiun li aĉetis por aŭskulti la esperantajn elsendojn. La familio ankoraŭ konservas ĝin.
La kurtonda Grundig kiun li aĉetis por aŭskulti la esperantajn elsendojn. La familio ankoraŭ konservas ĝin.

«Universala esperantisto»

Li mortis en Valencio la 12-an de majo de 2026. Al la funebra ceremonio, la sekvan tagon, iris reprezente de la grupo Luis Salag kaj Dennis Keefe.

La dankparolon legis lia filino, kaj ŝi nomis lin avo, patro, bofrato kaj «universala esperantisto». Ŝi rakontas ke, kiam ŝi diris tion, ŝi levis la kapon kaj duono de la publiko kapjesis: ĉiuj tieaj estis aŭdintaj pri Esperanto pere de li. Tio estis la sola mencio de la lingvo —ŝi estis konsiderinta diri ion en Esperanto kaj forlasis la ideon, ĉar neniu estus kompreninta.

La esprimo ne estas de la familio: ĝi estis lia. Li ĉiam diris tion, ke Esperanto estis lia «vena altruista de la vida». Kaj lia filino, kiu prizorgis lin dek kvin jarojn, finas jene: «kiam li faris ion, li faris ĝin funde, li penis pri ĝi»; li neniam estus estinta honora prezidanto, ĉar «trabajaba mucho por esperanto, era un apasionado».

Vidu ankaŭ

Fontoj. Valencia Luno n-roj 9 (1984), 10 (1984), 19 kaj 20 (1988), 23 kaj 24 (1989), 35 (1992), 37 (1993), 40 (1995), 43 (1997) kaj 47 (1998). Boletín de la Hispana Esperanto-Federacio n-roj 239 (1980), 282 (1987), 287 (1988), 313 (1993), 322 (1995), 339 (1999) kaj 379 (2007). Kongreslibroj de la 44-a (Sevilo, 1984) kaj de la 47-a (Madrido, 1987) hispanaj kongresoj de Esperanto. La kvar enkadrigitaj diplomoj kaj la skatolo da insignoj, fotitaj en la hejmo de la familio la 8-an de septembro de 2026. La dato de la morto, komunikita al la grupo la sekvan tagon; la familia vivo, la profesio, kiel li alvenis al Esperanto kaj la anekdotoj, notoj el konversacio kun lia filino Isabel kaj kun Luis Salag, en ŝia hejmo, la 8-an de septembro de 2026.

Ĉi tiu afiŝo ankoraŭ ne havas komentojn. Estu la unua persono, kiu komentas ĝin el la fediverso.