Los números 77 a 96 de Sennaciulo, el periódico de SAT, transcritos enteros (20 números). Qué es la revista, de dónde viene el texto y cómo se ha hecho: en la página de la colección.
Transcripción automática, no oficial: para citar algo, compáralo con el escaneo de cada número. Si alguien que tenga los derechos quiere que la retiremos, díganoslo y la retiramos.
← Tramo anterior · Tramo siguiente →
N.º 77, 18 de marzo de 1926
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —

Kaplinio de la gazeto: granda ornama titolo «SENNACIULO» en art-deco literoj, super ĝi kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» kaj la devizo en arkforma kadro.
Kaplinio de la gazeto: granda ornama titolo «SENNACIULO» en art-deco literoj, super ĝi kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» kaj la devizo en arkforma kadro.
2-a Jaro, N-o 25 (77) — APERAS SEMAJNE — 18. Marto 1926
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
| Sidejo de la Redakci-Komisiono: Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz (Germ.) | Sidejo de Ekzekutiva Komisiono de SAT 23, rue Boyer, Paris XX | Administranto: R. LERCHNER Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz |
Kion devas fari la proleto se revolucio alproksimiĝas
La alvenantaj al «Senn.» sciigoj de diversaj landoj atestas, ke la frukto de revolucio maturiĝas pli kaj pli. Kia ĝojo do dispuŝas la koron de proleta batalanto ĉe ĉi penso! La tago de tutmonda revolucio estas de longe deziregata. Miloj da proletoj alrigardadis la matenruĝon de libero. — Mesio ne estis alvenanta. Eĉ la plej grandaj mensoj, kiel Marks, eraris antaŭvidante la revolucialvenon en plej proksima tempo — profunda dezirego de ĉi momento nebulkovris ĉi, tiel trapenetreblajn okulojn. Revolucio ne alvenadis. La entuziasmanoj formetadis ĝin de nove por la proksima estonto, aliuj pli malfortaj senkuraĝiĝis — ĉu ne al ĉi cirkonstanco devas esti alskribita la ekzistado de mildaj evoluciemaj formoj de socialisma ideo — mi parolas nur pri ideuloj, aliuj agadis tiamaniere pro oportuneco.
Kaj hodiaŭ, kamaradoj, kiam ni vidas ĉi neniam estintan krizon de kapitalisma mastrumo, ĉi alkreskon de laborista konscieco, ĉi movadon de diverskoloraj koloniaj popoloj, ĉi paroksismon de proleta subpremo atestantan pri tio, ke la burĝaro antaŭsentas la finan batalon. Kiam ni vidas la venkon de revolucio en lando, kie la ekonomia subajo estis eble malpli pretigita por la ŝanĝo de sociordo.
Kamaradoj, ĉu ĝi estas de nove nur la iluzio? Jes aŭ ne, ni nin ne fordonu al inspiroj! Trompo de espero nin ne malkuraĝigu, — sukceso ne blindigu niajn okulojn! Tiel aŭ aliel — ni persistu, kunpremite la dentojn en nia fortostreĉo — ni unuigu niajn vicojn maldensigitajn ĉiam de malliberejoj, ekzekutoj aŭ malsatmorto. Kaj ĝuste tiam kiam la revolucio alvenos, kiam ĝi venkos — ĉu vi pensas, ke tio estos nur la tago de triumfo, ke tiam sekvos la ripozo?! — Ne! — tio estos la komenco de la ankoraŭ pli daŭra laboro. Sur la ŝultroj de proletaro estos sin apoginta la giganta pezo. Laboristo, pri kies klerigo neniu penadis, ĉi laboristo estos starigita antaŭ la tasko de administrado de tuta ŝtatmaŝino, — de nova organizado. De hodiaŭa neo li venos al pozitiva laboro. Atendos lin lukto kontraŭ la kontraŭrevoluciuloj enlandaj kaj eble milito kontraŭ la eksterlandaj. Tamen la administrado kaj milito — jen la malgravaĵoj kontraŭ la tasko de ekonomia alikonstruo de socio. La hodiaŭa sveno de produktado, la amasoj de senlaboruloj, kiuj sufokas kapitalisman sociordon, ĉu ili ne estos la tedaĵo por la sociordo poŝtkapitalisma. Malsataĵn buŝojn oni devas satigi per pano, ili ne satiĝos per socialisma ideo, kiel oni ilin ne plensatigis per dio kaj ĉielo. La normigo de produktado, la diskonduko de produktaĵoj — jen la tasko atendanta la proleton — jen la demando postulanta ne nur la ardan koron kaj la kuraĝon, sed ankaŭ la teorian preparaĝon. Tial, ju pli proksima estas la tago de revolucio, despli intensa devas esti ne nur la agitado kaj propagando, sed ankaŭ la teoria klerigado. La laboristoj devas okupi sin, devas legi kaj diskuti pri ekonomiaj demandoj, ekz. pri produktadebleco, produkta — kaj konsumadalteco de diversaj produktaĵoj en sia kaj aliaj landoj, pri materialoj (krudaĵoj), bezonoj kaj metodoj de produktado, pri transportiloj ktp. Li devas okupi sin ankaŭ pri ekonomi-politika teorio, por ke lia estonta agado estu apogita sur dura subaĵo de scienca socialismo. Sen la scienca subaĵo estos la revolucio nur la refleksa movo de malesperigita sklavo kaj ĝi komencos nur la novan eraon de ekspluatado. Giganta laboro kaj respondeco! Sed ni ĝin subigos! Ni ĝin subigos despli bone, ke ni konas la jam faritajn provojn. Niaj fratoj en Sovet-Rusio trairis venke ne nur la revolucion, sed ili efektivigas ankaŭ la ekonomian soci-alikonstruadon kun perfekta sukceso.
Antaŭ ni etendiĝas la vivo plena de teruraj suferoj, mortodanĝero kaj mizero, — vivo destinita al la superhoma laboro. Per ĉi malĝoja, sensuna vivo ni elbatalos por estonta homaro helan, ĉarman mildan vivon. Ĉu ĉi penso ne faras nin feliĉuloj?
Katilina
[REKLAMO p.1] PREPARU VIN POR LA VOJAĜO AL LA VI. SAT-KONGRESO EN LENINGRAD!
— página 2 —
2 — SENNACIULO
Organizu vin kontraŭ viaj parazitoj
Dum la unuaj tagoj de decembro 1918, en Havano, Kubo, oni deklaris ĝeneralan strikon por helpi la fervojistojn en Kamaguej kaj la tabaklaboristojn en Santiago de Kubo. La kapitalista gazetaro komencis semi malsimpation kaj ataki la laboristojn. Tial la direkta komitato de la striko donis ordonojn al la presistoj, ke ili ne lasu ion enmeti en la ĵurnalojn, kiu ne estos favora al la laboristoj. La tuta novaĵo pri la striko estis antaŭmetata al la strik-komitato antaŭ ol publikigi ĝin. Estante la afero tiel, la prezidanto de la respubliko, generalo Menocal, sendis komunikaĵon al la presaro, dirante ke la striko de la fervojistoj en Kamaguej estis jam solvita. La direktistoj ne kuraĝis elsendi la ĵurnalojn sen publikigi la komunikaĵon de la prezidanto, sed kontraŭ ĝi estis tiu de la laboristoj, kiuj sciis, ke tio pri la finiĝo de la striko estis mensogo. Por eliri el tiu malfacilaĵo la direktistoj de la ĵurnaloj publikigis la komunikaĵon de Menocal akompanata de tiu de la strik-komitato, ambaŭ apude sur la unua paĝo, kaj per samtipa litertipo. Apenaŭ necesas diri, ke la laboristoj kredis la komitaton kaj ne la prezidanton.
Tio ĉi estas la pruvo ke, se la laboristoj kontrolas la laboron, ili estos farintaj la unuan paŝon por kontroli la produktadon kaj povos interrompi, kiam ili deziros, la produktadon de io ajn, kio estos malutila al ili.
Hodiaŭ ni vidas milionojn da laboristoj okupataj je la farado de militaĵoj, armiloj, malbonaj drapoj, kiujn ili mem devos konsumi; je malliberejoj, en kiuj ili estos la unuaj loĝantoj; je la farado de ĉia literaturo kiu batalas kontraŭ iliaj aspiroj, kaj per kiu oni konservas en la nescio kaj fanatikismo iliajn fratojn sklavajn; laboristoj okupataj je la transportado, portante soldatojn kaj strikrompistojn por venki iliajn fratojn de ekspluatado, jam ribelintaj kontraŭ siaj mastroj ĉe alia parto de la terglobo.
Ni asertas, ke la malegaleco, subpremado kaj maljusteco, kiuj ekzistas hodiaŭ, tio ĉio estas bazita sur la superrego, kiun ĝuas la kapitalista klaso sur la ekonomia kampo. Ni firmdiras, ke tio superrego havas sian sidejon en tio, ke la kapitalisto estas organizita, dum la laboristo ne estas, kio permesas al la kapitalisto unuiĝinta, subigi la laboriston neunuiĝintan. Ni estas plene konvinkitaj, ke ĉiuj malbonaĵoj kiuj afliktas la homaron, estas malbonaĵoj materiaj, kaj havas sian sidejon je la posedo kaj dispono de ĉiaj rimedoj de produktado, kaj de la produktaĵo, de malgranda nombro da ekspluatantoj. Pro tio, ni asertas, ke nur la rimedoj materiaj, ti-kiujn oni povas anstataŭ per la organizo, estas la sufiĉaj kaj nuraj, kiuj povos gajni la emancipon por la laboristoj.
Mi mem subtenas, ke ĉiaj doktrinoj, religiaj, politikaj aŭ filozofiaj, estas nerealaj, kaj kiel tiaj, ne nur sufiĉas neniam por akiri la emancipon al la homaro, sed ke ili estas nekapablaj, kaj eĉ malhelpo, por ke la laboristoj marŝu laŭ la vera vojo al sia emancipo. Neniu el la doktrinoj kiuj disvolviĝis ĝis nun inter la homaro estas akirinta ion por la sklavoj de la salajroj sed ili devis daŭre batali kiel klaso, kaj organizitaj kiel klaso, ti-kiuj estas irintaj serĉante la vojon de sia liberiĝo.
Mi kredas ke, garantiata en sia laboro per sia organizita forto, havante multe pli da tempo je sia dispono por eduki sin, akirinta la kapablon kompreni, ke la tuta procedo de la produktado restas en siaj kreivaj manoj, la laboristo scios malaperigi ĉiajn parazitojn, el speco kia ajn ili estu, stariĝante tiel la veran socion de la liberaj produktantoj.
Eltiraĵo el la art. de Adolfo Garcia, aperinta en «Solidaritat» Ĉikago.
Esp-igis 1781.
Al la sennacieca kaj tutmonda kamaradaro!
Kamaradoj, en ĉi tiu decida momento nia mizera spirito ne scias kien sin direkti kiel nur al vi. La grandega laboro de ni farota estas tiel nemezurebla, ke eĉ eta helpo efikos agrabligi ĝian pezon kaj atendi espereme ĝian feliĉan finon.
Disaŭdigante ĉi elkorajn kriojn, ni ne pensas pri nia partitendenco, sed nur pri la savo de l’ homoj al kiuj maljusteco kaj pro ilia malfeliĉa sorto pendas super iliaj kapoj la tuta pezo de glavo de la homa leĝaro.
Tia estas la kapo de Matheu kaj Nicolau, kiuj estis kulpigataj, pro la mortigo de la hispana ĉefministro Dato, kaj kondamnitaj je longaj jaroj da mallibero.
Ili estis juĝataj kun ne priskribebla furiozo, kun preskaŭa venĝo; al tio la tutmonda proletaro, en tiu epoko de en ĉiuj landoj reganta blanka teroro, ne sukcesis respondi, kiel decis kaj meritis la tiam reganta hispana ministraro, kiu petis kaj atingis, malgraŭ ia protekta leĝo, de la germana registaro la kapton kaj kondukon al hispanio de Nicolau kaj lia edzino. Ne sufiĉis, ke la germana proletaro protestis, ke ĝiaj plej signifaj deputitoj en la parlamento dum longaj disputoj kaj diskutoj opozis al plenumo de tiu eksterleĝa krimo. Malgraŭ ĉio, ĝi realiĝis.
Por eviti tiun honton, ke ni en tiama preciza momento ne sukcesis eltiri el la kapitalismaj ungegoj la cititajn viktimojn, ni, konsciaj pri nia devo, alvokos ĉiujn agiti kaj komenci kampanion grandskalan, tradukante kaj verkante, ĉiu siaj partiaj gazetoj cele al liberigo de tiaj senkulpaj kaj altideaj homoj, kiuj ne faris alian krimon ol deziri por la tuta homaro pli justecan kaj harmonian socion.
Kamaradoj, ni ripetas, tradukadu, agitadu, verkadu kaj . . . la venko estos nia!!
B. G. de SAT.
La angla karbindustrio
La angla karbindustrio tre suferas pro la daŭra ekonomia krizo, kiu ne montras iun tendencon ĉesi. Multaj faktoroj kaŭzis ĝian malprosperon.
Britio eksportis karbon en 1913: 73,5 milionojn da tunoj, en 1924: 61,5 la malkresko egalas al 12 m. t. aŭ 16%.
Ni povas sumigi la malfavorajn faktorojn jene:
Elektro estas uzata pli kaj konkuras kontraŭ la uzado de karbo. En 1903 18½ funtoj da karbo produktis 1 elektro-unuon, en 1924 nur 2 funtoj produktas saman kvanton.
Pliigo de akvopovo.
Uzo de oleo. En 1913 Anglio importis 4 300 hektolitrojn da oleo. En 1924 Anglio importis 773 000 hektolitrojn. 1914 estis oleoŝipoj 1¼ milion. tunoj 1924 » » 17 » » 1914 » oleaj bataŝipoj 47½ » » 1924 » » » 57½ » «
Diversaj industrioj uzas malpli da karbo pro perfektigo de la tekniko.
Uzataj estas ŝparigaj hejtiloj anstataŭ la nuna karb-hejtilo.
La likvido de riparpagoj efikas malbone.
La disvolvo de konkurantaj karbminejoj en landoj kaj kolonioj, kiuj antaŭe estis merkatoj por la angla karbo.
La kapitalo investita en la karba industrio estas £ 135 milionoj. Kaj dum dek jaroj 1914—1924 la profito estis pli ol la tuta kapitalo, tio estas £ 295 milionoj.
La nuna kapitalo estas arte ŝvelita, ne funkcias kaj ekzistas nur kiel grandaj ciferoj sole sur papero.
La salajro de la karbministoj estas el ĉiuj la plej malalta, estas eĉ malpli ol la nivelo de bezono, kiun pagas la lokaj zorgantoj de malriĉuloj (urba aŭtoritato) al senlaboruloj.
La ministoj ricevas nur de 30 ĝis 40 ŝilingoj (germanaj markoj) ĉiusemajne; sed, se ili ne laboras, la malriĉula aŭtoritato donas al ili pli ol tio, laŭ la grandeco de la familio.
La registaro subvencias la karban industrion. Tiu aranĝo ĉesos la unuan de majo ĉi tiun jaron, kiam denove okazos konflikto inter la ministoj kaj la minposedantoj, subtenataj per la tuta forto de la angla registaro.
La minposedantoj volas ankoraŭ pli malaltigi la mizeran salajron de la subtera laboristaro. La minista sindikato pretigas sin por la venonta konflikto.
En la angla ĵurnalo «Evening Standard» (Vespera Standardo) januaro 18 oni legas, ke «la fervoja kompanioj sin provizis per tiom da karbo, kio metis ilin ekster ia danĝero. Mejloj laŭlonge fervojoj inter minejoj kaj stacidomoj estas blokitaj per karbo, la karbtenejoj estas plenaj.»
La tiranaj minposedantoj preparas sin subpremi la ministojn, kaj eĉ fluigos laboristan sangon por atingi sian celon.
J. Floro (SAT-ano 3398), London.
— página 3 —
SENNACIULO — 3
La vera fizionomio de l’ nova bulgara registaro
La sanga profesoro Cankov kaj liaj kunlaborantoj — generalo Rusev kaj kolonelo Kalfov malsupreniris de la politika scenejo. Ili estis anstataŭigitaj de Ljapĉev kaj la koloneloj-mortigantoj Rimon Georgiev kaj Slavi Vasilev. Cankov mem fariĝis prezidanto de la parlamento.
La alveno de la nova kabineto Ljapĉev, devenanta el la partio de Cankov mem, kiu portas ĉiujn respondecojn pri la faritaj krimoj dum 2½ jaroj kontraŭ la bulgara popolo — tiu alveno povas neniun kontentigi kaj trompi. La laboramasoj en Bulgario rilatis al la nova registaro de Ljapĉev same tiel, kiel al Cankov pli frue. La legala opozicio ne kaŝas sian malkredemon al ĝi kaj per sia gazetaro ekatakis ĝin ankoraŭ en la unuaj tagoj de ĝia alveno. Eĉ la angla konservativa ĵurnalo Times opinias, ke ĝi tute ne estas kapabla plenumi la starantajn problemojn por la pacigo de la lando kaj ĝia ekonomia plifortigo kaj konstatas, ke ĝi estas provizora, intertempa.
La unueco de la reganta partio «Demokrata konsento» ĉiutage disfalas, kvankam, ke la diversaj, apartaj grupoj kaj «gento», kiuj konstruas ĝin, manifestis nur ŝajne sian solidarecon. La interna batalo inter tiuj koteriaj¹) grupoj daŭras senhalte. Necesas noti, ke Cankov kun sia 30—40 deputitaro sukcesis enirigi en la registaron profesoron Kulev, ĝisnuna prezidanto de la parlamento, kiu nur du tagojn antaŭ la foriro de Cankov cinike falsigis la voĉon de la popola reprezentantaro. Necesas noti la proteston de la deputitoj — macedonoj, kiuj devenas ja de la sama reganta partio kaj nun kontraŭagas ĝin. Laste, necesas noti ankaŭ, ke la aro da 10—15 deputitoj kune kun d-ro Milanov el Ŝumen, ĉiuj anoj de la reganta partio, nun anoncas, ke ili ne subtenos plue la novan registaron.
La nova ministro-prezidanto Ljapĉev deklaris en la parlamento, ke la meritoj de Cankov estas grandaj. Ĉu li povus ja fari aliel? Ĉar li mem portas persone ne pli malgrandan respondecon pri tiuj «meritoj»: la mortpafigado de la bulgaraj laboristoj, vilaĝanoj kaj makedonaj revoluciuloj. Samtempe unu el la ĉefaj membroj de la oficira ligo, la nova ministro de la ŝtataj konstruaĵoj Sl. Vasilev, la fama mortiginto de eksprezidanto Stambolijski, dum publika parolado en urbo T. Pazarĝik anoncis: «Fariĝis ŝanĝo en la registaro». Sed mi deklaras laŭte: ŝanĝo en la politiko ne estas ni postsekvas la politikon de niaj antaŭuloj . . . Ni ŝanĝis nur la personojn, ĉar ili laciĝis je servo al Bulgario (?!) Ili estis nia unua ĉeno, nun — la nova registaro estas la dua ĉeno . . . Ni estas homoj kun grandaj kaj bonaj ideoj; niaj personoj estas garantio por tio (?!)»
Jen ĝis kie alvenis la cinismo de la «novaj» ministroj, ankoraŭ en la nuna tempo. Antaŭ ol vidi ankoraŭ la agojn de Ljapĉev, la popolo sciis, kiaj ili estos. Kaj jen — du monatoj forpasis kaj la situacio restas ĉiam la sama: la vivo de la civitanoj ne estas certa, la teroro ne ekhaltiĝas eĉ momente, neniu el la sangaj leĝoj de Cankov estas nuligita, ekzistas plena politika kaj financa krizo, senlaboreco, mizero.
Tia estas la vera fizionomio de la «nova» bulgara registaro: faŝista, sanga kaj tirana. — Paŭlo
¹) Koterio = partio kun malestima signifo. (Red.)
Blanka teroro en Polio
La malĝoja soleno de l’ funebra procesio en Lodz
La 14. febr. mortis k-do Tomass Rychlinski unu el la plej maljunaj fondintoj de l’ partio polaj laboristoj «Proletarjat» fondita en jaro 1881. Li travivis 72 jarojn kaj kiel la batalanto kontraŭ la burĝaro kaj cara premado. Li pasigis 20 jarojn en Siberio kaj en diversaj malliberejoj. En jaro 1905 li estis starigita per nudaj piedoj sur la glacion kaj devis suferi multegon de aliaj turmentoj por eltiri el li konfesojn, sed li perfidis nenion kaj neniun kaj ĝis la morto li restis fidela por la vero kaj proletaraj aferoj.
La 16. febr. okazis enterigo — longa vico pli ol 20 mil gelaboristoj ĉeestis sub la ruĝaj standardoj kaj granda funebro kovris tiujn prolet-animojn, funebra procesio el la domo direktiĝis sur la ĉefa strato de nia urbo, antaŭ kaj post funebra procesio iris policaj taĉmentoj. Por kio? Sed kiam ni iradis jam ĉefan straton, polico nin haltigis kaj ordonis, ke enterigiro direktu sin sur flankaj stratoj, sed procesi-gvidantoj kontraŭstaris tiun postulon, do ili tuj estis arestitaj sejma deputito k-do Zerbe kiel persono netuŝebla post kvarfoja sia legitimo ne estis arestita, sekve ĉevalpolico, komencis nin dispeli hufpremi kaj bati ĉiujn per skurĝoj kaj rompi standardojn. Batalo kun polico estis neebla, ĉar neniu eĉ antaŭvidis tion — ni kun nudaj manoj havis kontraŭ ni pli ol kvin mil policistojn kun bajonetoj sur la pafilo kaj grenadojn (polico estis ne nur el nia urbo sed ankaŭ el ĉirkaŭaĵoj). Samtempe estis pretigita tuta garnizona armeo, kun artilerio, kuglojetiloj ktp. Do ni estis devigitaj iri sur la flankaj stratoj, kiam ni troviĝis sur la tombejo jam estis mallumo, ĉielo estis sennuba, luno kaj steloj bele brilis, dum ĉerko estis enterigita kelkaj geparolantoj finis solenon, sekve multe da florkronoj kovris — ankoraŭ kaŭze de l’ nokto — nefinitan tombejon, kaj ĉiuj harmonie kantis proletaran himnon kaj aliajn revoluciajn kantojn. Post tio oni komencis disiri, sed kiam ni estis sur la strato la sekret-policistoj komencis sian laboron kaj arestis suspektulojn, inter kiuj mi ankaŭ troviĝis.
Kamaradoj ne ĉesu en nia batalo, mortinta nia kamarado Tomas Rychlinski laste diris: Kamaradoj batalo nia ne estas finita, oni ne povas ĉesi batalon je duonvojo, suprenvolvu manikojn kaj pli fervore laboru.
Burĝaro timulaĉoj tremu! ĉar ĉi tiun malhonoron ni venĝos. SAT-ano 5981.
Helpvoko de Lanzuzki el la karcero
IRH. — En letero sendita al la IRH K-do Lanzuzki raportas kruelajn detalaĵojn pri la persekutoj de malliberuloj en la mokotova malliberejo en Varsovio.
En la ĉelo, — skribas k-do Lanzuzki, — tute ne estas eble spiri. Ni sufokas en la vera senco de la vorto. Kelkaj el ni ne plu povas elteni tion kaj svenas. Foje, kiam mi matene vekiĝis kaj faris kelkajn paŝojn, mi perdis la konscion kaj falis teren. Inter ni estas kelkaj grave malsanaj k-doj: al unu la manoj kaj unu flanko estas paralizitaj, la aliaj suferas je Iŝias (koksdoloroj) kaj estas tute kurbaj.
Al la malsanuloj oni eĉ ne permesas sin sidigi, se oni kondukas ilin eksteren (en la korton). La stomakmalsanuloj estas devigataj manĝi la simplan manĝaĵaĉon de malliberejo. La k-doj forvelkas kaj mortas antaŭ niaj okuloj.
Ne sufiĉas vortoj, por diskonigi la fiaĵon de nia traktado.
Post la sensukcesa striko per rifuzo de manĝaĵo en «Paviak» kaj en Mokotov la administracio eĉ forprenis al ni la liberajn kunvenojn kun niaj parencoj, tiel, ke ni reciproke nur ankoraŭ povas vidi nin tra krado, kiel kriminalaj krimuloj. Jam pasis pli ol unu kaj duona jaroj, ke ni ne plu vidis niajn familiojn. Depost pli ol 18 monatoj ni bojkotas tiujn «kunvenojn». Antaŭ nelonge deputito de la justecministraro vizitis la mokotovan malliberejon. Depost tiu tempo — ĉio restis kiel antaŭe. Ni estas konvinkaj, ke la vizito de la deputito tute ne alcelis, mildigi la primokon. Tuta vico da preferoj, kiujn ni alcelis dum multaj jaroj, estas atingitaj post bataloj kaj strikoj per rifuzo de manĝaĵoj, kio kostis tre karajn vivojn, de niaj k-doj.
La letero de k-do Lanzuzki finiĝas: Ĉu ni denove komencu kun malespera batalo de striko rifuzante la manĝaĵojn, kiu senevite kaŭzus la morton de la malsanaj kamaradoj?
El Sovet-Unio
Rusa kom. partio konsistas 1. jan. 1925 el 741 147 membroj (401 481 membroj kaj 339 636 kandidatoj). 1. marto 1925 RKP atingis nombron 847 165.
Laŭ dekreto de Popolkomisarejo de Laboro solecaj virinoj, kiuj havas infanon malpliaĝan ol 1 jaron, povas esti maldungataj nur kun speciala permeso de Popola Komisarejo de Laboro, en ĉiu aparta kazo.
Moskvo havas nuntempe 2 300 000 loĝantojn, Leningrad 1 400 000.
Kiom da mono cirkuladas en SSSR. Entute 1 015 565 100 rubloj, t. e.:
| Banknotoj | 566 624 300 rub. |
| Kasbiletoj | 308 307 700 « |
| Arĝento | 125 953 400 « |
| Kupro | 6 266 900 « |
Paperkuponoj malnovaj, ankoraŭ ne forigitaj el cirkulado: 8 412 800 rub.
H. Frank, Leningrad.
— página 4 —
4 — SENNACIULO
Laboron kaj panon
En Riga same en provinco de Latvio la situacio de senlaboruloj iĝas katastrofa. Precipe suferas la laboristaro. Jam kalkuliĝas kelkmiloj da senlaboruloj kamaradoj kaj ĉiutage pliiĝas la nombro da tiuj malfeliĉuloj. Multaj centoj da laboristaj familioj nun malsatas kaj frostas. Mizero granda. La gazetartikoloj ĉiutage raportas pri ĉiam novaj memmortigoj pro malsato. Kion faras la demokratia regnestraro? Nenion. Ĝi nur nutras la malsatantan proletaron per dolĉaj vortoj kaj promesoj aŭ certigas, ke «mankas la rimedoj». Kaj jen la senlaborularo eluzis la lastan pacrimedon por laŭtigi sian mizeron, ĝi eliris straton. La 22. decembro okazis granda senlaborul-demonstracio. La granda amaso da tiuj malfeliĉuloj ĉifone vestitaj je la 9. horo matene kolektiĝis apud la social-demokr. partiejo, de kie post mallonga alparolo de la reprezentanto de latvia centra oficejo profunia ili direktis sin tra la ĉefaj stratoj al ministro-prezidanto Ĥ. Ulmanis, ministro por popola bonfarto kaj municipalejo. La postuloj surafiŝaj estis: «Laboron kaj panon», «Niaj infanoj malsatas», «Ni postulas asekuradon kontraŭ senlaboreco». Ili iris, parolis aŭ pli ĝuste diri plendis kaj disiris. Ho, plendis, kia hontiga vorto por la heroa laboristaro. Kaj kio rezultiĝis el ĉi stratprezentado? Nur kelkaj trankviligaj promesoj kaj, ho ve, la nova sama demonstracio la 2. februaron, kaj nenion plu. Vekiĝu do laboristaro kaj ekagu, sed ne petu! La lasta ne konvenas al vi. Neŭtralulo
Angla junularo kontraŭ milito
Antaŭ nelonge okazis la dua jarkonferenco de la angla junulara sekcio de la movado «Neniam plu milito», kiu akceptis jenan rezolucion:
«La nacia konferenco de la junulara sekcio de la movado ‘Neniam plu milito’ sendas salutojn fratecajn al la junularo en ĉiuj landoj, kiu laboras en la sama maniero por la paco, kaj certigas kiel sian seriozan deziron, labori kun ĝi kontraŭ ĉiaj milito kaj militarismo kaj por evoluo de la socia vivo, kiu bazas sur reciproka servo kaj libera evoluo de la homa individueco. Ĝi akcentas denove sian kredon, ke la individua rifuzo de militservo en ĉiu formo estas la plej efika metodo, batali kontraŭ milito, kaj ĝi alvokas la junularon en la tuta mondo, partopreni tiun laboron. Al tiuj, kiuj militservon rifuzis en Danio, skandinavaj landoj, Belgio, Ĉekoslovakio, Rumanio, Finnlando, Pollando, Nederlando, kaj aliaj landoj, kaj kiuj nuntempe estas en malliberejoj pro siaj rifuzoj, ĝi sendas la sincerajn salutojn, kaj ĝi certigas ilin pri sia samideaneco koncerne la potencan kontraŭstaron, kio ne povas malsukcesi, sed kio nepre sukcesos, proksimigi la tagon de la vera mondpaco!»
Naŭjaro de Ruĝarmeo en Sovet-Unio
La 23. februaro 1926 ni festis naŭjaron de ruĝarmeo en Sovet-Unio. Vespere, en ĉiuj lokoj okazis grandaj kunvenoj de laboristkamparanoj kune kun ruĝarmeanoj. Je la kunvenoj ni memoris pri multaj malfacilaj kaj malbonaj momentoj de jaroj 1919—1920—1921, kiam ni krom nuda potenco, nenion havis en niaj manoj. Nia industrio kaj kamparana mastrumado estis detruitaj. Ni ankaŭ havis teruran malsategon, kie iuj homoj manĝis siajn infanojn. Ni havis blokadon de kapitalistaj landoj. Ni estis ĉirkaŭitaj de ĉiuj flankoj per blankaj bandoj: Kolĉak, Denikin, Vrangel, Judeniĉ Polio kaj multaj aliaj blankulaj hundoj de ĉiuj flankoj mordis nin. Nia ruĝarmeo estis malsata, senvestita, kaj malmulte havis armilojn, sed ĝi kun tuta forto bataladis kontraŭ blankaj bandoj. Multe da sango kaj oferoj kostis al ni, nia malfacila venko, sed ruĝarmeo venkis kvankam ĝi estis malsata kaj senvestita. Post nia venko, kapitalistoj kaj burĝaro tutforte penis elpensi kontraŭ ni diversajn mensogojn «Letero de Kominterno» kaj aliaj mensogoj, ankaŭ burĝaro faris multajn mortigojn por niaj eksterlandaj reprezentantoj ktp., sed ĝis hodiaŭ ili ne povis detrui laboristkamparanan potencon. Post la militoj kaj venkoj, ni jam multe pli bonigis kaj pli altigis ĉiujn niajn frontojn de laboristkamparana potenco. Nia ruĝarmeo, niaj laboristoj kaj kamparanoj estas jam sataj kaj vestitaj, la unua gardas nin kontraŭ eksterlandaj kapitalistoj, kaj la lastaj pene konstruis sian liberan potencon. Ni vidas, ke kun ĉiu tago ĉiuj kapitalistaj landoj, plibonigas kaj pligrandigas siajn armeojn. Kontraŭ kiu? Kontraŭ Sovet-Unio, kontraŭ tutmondaj laboruloj. Laboruloj devas scii, ke kapitalo ne povas vivi sen milito, do kapitalistoj pretiĝas al estontaj militoj. Ĉiuj kapitalistaj parlamentoj pligrandigas buĝetojn por plibonigo de siaj armeoj, kaj pliatigas impostojn por laboristoj kaj kamparanoj. Ĉu malriĉuloj bezonas militon? Je tiu demando, ni ne bezonas respondon. Ni diras al tutmonda burĝaro: Ni ne volas militi, kaj ni pli malmultigas nian ruĝarmeon: en 1921 ni havis 1 640 000 ruĝarmeojn, en 1922 800 000, en 1923 610 000 kaj en 1924—1925 ni havis 562 000. Tiaj ciferoj montras al ni kiel plimalmultiĝas nia ruĝarmeo. Sed ni diras al kapitalistoj, se ili ekvolos militi kontraŭ ni, ni ĉiam estas pretaj por defendo de libera vivo. Nia laborista-kamparana ruĝarmeana ĝenerala kunveno, sendas al tutmondaj laboristoj, kamparanoj kaj soldatoj siajn fratajn kaj korajn salutojn. Vivu tutmonda revolucio!
Proĥorĉik (Minsk Metalfabrikejo).
[REKLAMO p.4] SE EL LUKTO NE REZULTAS VENK’, BRAVE FALI ANKAŬ ESTAS VIRTO. — Kollár G.
Idolaĵo
Laŭ informoj de la gazetarservo de la turista asocio «La Naturamikoj Centra-komitato, Wien
En la lasta tempo, la episkopoj, kiel la gvidantoj de iliaj animokomercaj societoj en diversaj landoj, denove disputis pri la moraleco. Post la aro de la germanaj kolegoj nun jam ankaŭ la aŭstraj venas al la vico kaj ĵus tiu el Linz, per kio ankoraŭ ne estu dirite, ke la moralo precipe tie bezonus la helpon de la pastraro. Sed la alvoko, kion la linza episkopo eldonis, estas tre interesa, ĉar ni trovas en ĝi ankaŭ la frazon, kio tute ne kaŝite montras la jam de jarmiloj daŭrantan batalon de la kristanisma eklezio kontraŭ la naturo. Oni legas tie pri la granda danĝero de la «moderna idola korpkulturo».
Kio estis kaj estas la signo de la idola kulturo? Ĝia profunda kuniĝo kun la naturo kaj ĝiaj aperaĵoj. La nekomprenebla naturo estis pere de diaĵoj kaj fantomoj komprenigita kaj kion tiam esplorspirito kaj scienco ankoraŭ ne povis solvi, ĉar la tempo por tio ankoraŭ ne alvenis, tion serĉis la popolo sin per poeta fantazio prezenti, kiel fabelsimila senta mondo. La sekvo de tio estis la senta vivo de la idola homo, kiu ne pensas precipe al la helena kaj norda homo, kiuj estis profunde de naturo kaj pejzaĝo trapenetrita. Kaj kio ĉe la norda homo per la demono de la mondo en la formo de tragikpoeta «Mythos» esprimiĝis, tio sonis ĉe la helenoj en filozofiaj kaj epikaj spirit-produktoj en kiuj ilia persona profunda kuniĝo kun la naturo fiere estis montrata.
Nun kontraŭe ekestis la kristana religio per ilia kruela miksaĵo de la helena kulturo prenita homaranideoj kaj de la bandoleĝo de Jehova. La baldaŭa ekfloriĝinta kristana organizaĵo nun postulis de ĉiu laŭ leĝo la blindan obeon kaj per tio komenciĝis la neniigbatalo de la eklezio kontraŭ la helena spirita naturkuniĝo kaj korpo. Nun ĉio nomiĝis idola, kiu serĉis la naturon, kiu al la suno penadis, kiu la belan korpon ŝatis. Sed la kolonoj de la eklezio jam de longe estas traboritaj, nova homaro maturiĝis en sufero, turmento kaj mizero. Homaro, kiu sin sentas kunligita kun la naturo, kiu preĝas al la suno, sed ne pere de leĝoj al tio devigita, sed laŭ sia sento natura. La korpo disrompis la barojn, kiuj al ĝi estis starigitaj, ĝi volas sian rajton. Tio estas la nova grandioza idolaĵo, al kio ni klopodas kaj kion ni fiere konstatas.
En ni sonas la voĉoj de miloj da martiroj de la libera penso, de la libera esplorado. Per ilia ofero ni venkis la sobran nokton de la preĝejkarceroj, ni subigis Golgotha kaj Rom-on. Nun gvidas nova, hela spirito. Nia diservo nin kondukas al alta monto, al la rigardo de miloj da mirakloj de la naturo. Nia organo estas la kantanta rivereto kaj bruanta ventego, nia horo la muĝanta arbaro. Nia preĝejo ne estas konstruita sur malcerta fundamento, ĉar ĝi estas la tutmondo kaj ĝia eterna lumo, la senlima suno.
Tradukis Alfred Klein.
— página 5 —
LABORISTA RADIO-INTERNACIO
Suplementa paĝo de Sennaciulo — Aperas dufoje monate
Sennaciulo aperigas suplementan Radio-paĝon
Kial? Kiuj estas la celoj de tiu ĉi suplemento — jen estos la demando, per kiu nia legantaro renkontos la hodiaŭan numeron.
Radio kaj Esperanto ĝenerale estas parencaj. Ambaŭ ili estas teknikaj rimedoj de interligo. Ambaŭ ili rompas la limojn, tiel ŝatatajn de kapitalistaro; Radio rompas la spacajn limojn, Esperanto rompas la lingvajn limojn; estante kunigitaj ili konas neniujn limojn . . .
Ili estas parencaj ankaŭ en la socia rilato. Esperanto-movado en sia komenco ne konis diferenciĝon je burĝa kaj laborista; dum la unuaj jardekoj estis nemultaj laboristoj inter esperantistaro. Tio estas tute komprenebla, ĉar en kondiĉoj de kapitalisma sociordo por laboristo ne ekzistas multaj ebloj por kultura laboro. Kaj necesis multaj jaroj, antaŭ ol rimarkeble kreskis laborista kerno inter esperantistaro. Sed veninta al Esperanto, laboristoj rapide ekvidis en ĝi ne amuzilon, sed teknikan rimedon por sia unuiĝo.
Radio-movado estas multe pli juna. Sed ĝi aperis en la epoko, kiam la ritmo de l’ vivo ĝenerale fariĝis pli rapideca. Kaj tial ĝi multe pli rapide trairis la saman, neeviteble la saman vojon, kiun iris Esperanto. Radio same estis en la komenco proprajo nur de burĝaro, kiu trovis en ĝi distrilon kaj amuzilon. Nur kiam Radio-aparataro fariĝas atingebla laŭ siaj prezoj por laboristo kaj, precipe, kiam laboristo ekkonis la eblon memstare, kun malmultaj elspezoj, konstrui por si Radio-ricevilon — aperas laboristaj radio-amatoroj. Sed . . . sed kiun kontentigon donas tiu ricevilo al laboristo, se li povas aŭskulti per ĝi nur tion, kion trovas necesa doni al li la burĝaro, disponante en siaj manoj la sendajn radiostaciojn. Ĝuste tiu ĉi momento kiu ree montras, ke laboristo kaj burĝo havas nenion por fari en komuna radio-organizajo; ili havas diversajn celojn — la burĝaro celas per radio kulturregione regi la menson de laboristo, prezentante al li per radio ĉion, per kio estas riĉa la kapitalisma civilizo kaj kulturo: Ŝovinismon, mensogadon, malĉaston; laboristo serĉas en radio unuigilon, li vidas en ĝi la vojon por pligrandigi siajn teknikajn sciojn. Diversaj estas do la celoj, kaj kiel tuja sekvo de tio aperas memstaraj laboristaj radio-organizajoj.
Same kiel en esperanta movado aperis la devizo — «For la neŭtralismon», same en radio-movado aperas tiu ĉi devizo, aperas fakte — per organiziĝo de sendependaj laboristaj radio-organizajoj.
Jam kelkafoje sur la paĝoj de «Sennaciulo» (vidu artikolon de k-do A. Vinogradov S. 57, de H. Remers, S. 70) diverslandaj k-doj tuŝis la problemon de laborista radio-movado, serĉante vojon por pillarĝigi la bazon de tiu movado, nome la vojon al laborista radio-internacio.
Helpe al atingo de tiu ĉi celo venas jen nia radio-suplemento. Dum laboristaj radio-organizajoj ne estas sufiĉe fortaj por eldoni sian propran internacian presorganon, Sennaciulo helpos al ili per sia suplementa folio, unuigante per Esperanto laboristajn radio-amatorojn el ĉiuj landoj. Certe, la amplekso de nia suplemento ne permesos presi longajn kaj detalajn teknikajn artikolojn, tial la suplemento devas havi precipan karakteron de organiza radio-socia informilo. Ni notu en ĝi ĉiujn paŝojn en la vivo de laboristaj radio-organizaĵoj diverslandaj, aperon de novaj laboristaj radio-grupoj, iliajn sukcesojn en radio-laboro; la suplemento helpu al tiuj grupoj starigi firman kaj konstantan ligon inter si.
Tia estos la programo de nia radio-suplemento. Ni komencas ĝin kun la espero, ke niaj SAT-kamaradoj same vigle, kiel por aliaj rubrikoj de la gazeto, sendos korespondajojn pri radio-movado en siaj landoj, precipe atentigante en siaj notoj embriiĝon kaj disvolviĝon de laborista radio-movado.
Kun tiu espero ni invitas ĉiujn al la laboro!
Kvankam ni forprenas de «Senn.» ĉiu dusemajne tiun paĝon, niaj legantoj malprofitas tute nenion, ĉar rekompence ni aldonos ĉiumonate kvarpaĝan «Lernanton» (en duona formato de «Senn.») kaj la abonprezo ne pliáltiĝas, sed restas la sama.
La Redakcio.
Atentu gekamaradoj! Grava anonco!
La redakcio de jurnalo de VCSPS (Tutunia Centra Konsilantaro de Profesiaj Unuiĝoj) — «Radio-Amatoro» petas presi la anoncon, ke ĉiudimanĉe de 9.25 horo ĝis 9.30 horo (kvin minutojn) laŭ MET (Mez. Eŭr. Tempo) oni transdonas la informojn en esperanta lingvo el spertoj de Radio-stacio de M.G.S.P.S (Moskva Gubernia Konsilantaro de Profesiaj Unuiĝoj) instalita en «Domo de Sindikataro» de urbo Moskvo por stacio je la nomo de Komintern (ondlongo 1450 m.). Oratoro estas k-do V. Javoronkov.
H. Vinogradov.
Kojdanovo
En minska centra Radio-stacio en la nomo de blankrusia Sovuarkon komenciĝis perradia kurso de Esperanto. Ni ĉi-tie aŭskultas — jam organiziĝis rondeto de studentoj Esp-o per Radio-ricevilo.
P. K-iu.
Grava Novaĵo
Laŭ decido de Tutunia Centra Intersindikata Konsilantaro (VCSPS) de 27. jan. la konata sovetia radio-gazeto «Radio-Amatoro» de nun estas organo de VCSPS kaj MGSPS. Per tiu decido la gazeto fariĝas tutunia gvidanta presorgano de perradia kleriglaboro de sovetia Sindikataro.
Translacio de Radiokoncerto el N-Novgorod al Moskvo
La 8. februaro n. j. la radiostacio de MGSPS (Moskva Gubernia Konsilantaro de Profesiaj Unuiĝoj), faris duan eksperimenton pri transsendo de koncerto el Nijni-Novgorod per moskvaj radiostacioj. Ĉi foje la programo, plenumata en la stacio de nijni-novgoroda radio-laboratorio, estis transdonata ne nur per radiostacio de MGSPS, muntita en Domo de Sindikatoj, sed ankaŭ per la stacio je la nomo de Komintern. Samtempe nijne-novgoroda koncerto estis transdonata per radiostacio en Ivanovo-Voznesensk. La transsendo de la koncerto el Nijni Novgorod ĝis Moskvo estis efektivigata per metalfadena translacio de MGSPS. Tiu ĉi, la dua jam, eksperimento interŝanĝi radiokoncertojn plene sukcesis. Laŭ sia klareco nijni-novgoroda koncerto tute ne diferencis de la koncertoj, senpere transsendataj de moskvaj stacioj.
El kolon-halo de sindikat-domo por tuta Sovetio
Radiostacio de MGSPS efektivigis transsendon de diversaj koncertoj senpere el Kolona Halo de moskva domo de sindikatoj per la stacio je la nomo de Komintern. La unuaj paŝoj, faritaj tiudirekte 30—31. jan., trovis vastan reeĥon. Estas ricevitaj multenombraj informoj el provincaj lokoj, konstatantaj, ke la transsendo de koncertoj el kolona halo laŭ sia klareco estas pli bona, ol ĉe ordinaraj koncertoj, transsendataj el la stacio je la nomo de Komintern.
Imitinda ekzemplo
Moskva «Radio-Amatoro», presorgano de VCSPS kaj de MGSPS komencante de n-o 1 nunja ĉiunumere enhavas kurson de Esperanto por radio-amatoroj. Krom tio la gazeto daŭrigas regule presi esperantlingvajn resumojn de siaj plej ĉefaj artikoloj. «Internacia lingvo» de radioskemoj kaj la suprenomitaj resumoj helpos al eksterlandaj radio-amatoroj, posedantaj Esperanton, plene kompreni ĉiujn gravajn artikolojn de «Radio-Amatoro». La kurson kaj esperant-lingvajn resumojn gvidas k-do Javoronkov.
V. Javoronkov.
Inaŭguro de nova stacio en Barcelono
La 25. febr. okazis ĉe bela monto Tibdabo, je 5. h. vespere, la oficiala inaŭguro de nova forta Radiostacio Radio Barcelona (E. A. 7. 1), ĉeestis grandnombra invitita publiko. Krom la prezidanto, parolis diversaj aŭtoritatuloj el Barcelona inter ili la ĉefredaktoro de la Universitato D-ro Martinez Vargas. — Pasintan lundon okazis antaŭprovo, al kiu estis invitita la tuta gazetaro. — De nun oni dissendos dusemajne grandajn koncertojn per la plej famaj orkestroj, ĥoroj, geartistoj ktp. de Hispanio.
— página 6 —
6 — SENNACIULO
DISKUTEJO
Spertoj pri Malsanoj
En la jaroj 1907 kaj 1908 mi faris instruan eksperimenton kun viando. Mi estas lernanto de gimnazio en Rock Island (Illinois). En mia unua trimestro (1907) mi tute ne manĝis viandon. Kaj mi laboris multege. Komprenebl mi malgrasiĝis. Tiam multaj kunstudantoj min kritikis, ĉar mi ne manĝis viandon. Kaj mi ne sciis tre bone defendi min, ĉar mi ne estis studinta la novan sciencon pri nutrado, mi sciis nenion pri purinoj, preskaŭ nenion pri ureo kaj fosfora acido, pri vitaminoj oni ne estis aŭdinta en tiu tempo. Sed mi daŭrigis ĝis la fino de la trimestro. La duan trimestron mi manĝis viandon, nur por fari komparon. Sed mi ne grasiĝis pro tio, kvankam mi jam iom pli malmulte laboris. Miaj kunstudantoj-kritikuloj vidis, ke mi manĝis viandon, sed kiam ili vane esperis mian pligrasiĝon, ili ne diris eĉ unu vorton. La trian trimestron mi ree manĝis senviande. Nun mi iom grasiĝis, ĉar mi pli malmulte laboris kaj havis pli da tempo por la manĝoj. Neniu plu diris al mi vorton pri la dieto. Kaj mi fartis pli bone.
En januaro 1911 ni havis en Rockford epidemion tifoidan. Mi ankaŭ malsaniĝis, unu vendredon. Nenion mi manĝis ĝis lundo, kaj tiam nur fruktosupon. Komprenebl mi devis resti en la lito sed ne alvokis kuraciston spite ripetitaj admonoj de diversaj amikoj, kaj tute kontraŭ la admonoj de la kuracistoj, kiuj per la gazetaro timigis la popolon, ke ili devis kuiri la akvon, mi trinkis ordinaran akvon nekuiritan. Rapide mi resaniĝis, jam la kvaran tagon mi povis iom elltiĝe post ankoraŭ kelkaj tagoj mi estis tuti, bona kaj pli bona ol antaŭe. Vi diras, ke estis malforta atako de la malsano. Mi respondas, ke ĉiu malsano estas unue malforta, sed la homo plifortigas ĝin, daŭrigante manĝi, kvankam li sentas sin malsana, ĝis la malsano fine estas tiel grava, ke kuracisto devas esti alvokata. Oni ne devas fari tion. Tuj kiam oni sentas sin malsana, oni devas lasi la manĝajojn, nur trinki akvon, aŭ akvon kun citronsuko. Bani sin estas pli bone, kaj konservi la korpon varma. Mi ĝenerale eliras por promenadi, kiam ajn mi sentas min iom malbona, aŭ kiam mi tro multon manĝis.
Alian fojon ankoraŭ mi faris eksperimenton kun viando. Estis en la jaro 1917. Mi estis maristo sur la norvega vaporŝipo «Governor Forbes», surbordiĝis en Mazatlan (Meksikio) kaj iris kun la ŝipo ĝis Tocopilla (Ĉilio). Usono-stila manĝajo: multe da viando, pano blanka, terpomoj, viandaj saŭcoj, pastajoj, ktp. Mi manĝis viandon ĉefe tial, ke mi unue ne konis la maristojn kaj timis mokon, se mi manĝus alimaniere. Sed per tiu manĝo mi malsaniĝis. La suba parto de la dorso fariĝis dolora, tiel ke mi fine ne povis kuŝiĝi por dormi. Mi ekpensis, ke kredeble estis renomalsano, kaj mi forlasis la viandomanĝadon. Post unu tago mi sendis min pli bona, post du tagoj tute malaperis la dorsodoloro. Tiu rezultato min preskaŭ surprizis. Mi decidis fari alian provon pli poste por esti tute certa. Post kelkaj semajnoj mi manĝis viandon dum nur kvar tagoj kaj ree malsaniĝis kiel antaŭe, kaj mi kuracis min per la sama rimedo. Post tiu eksperimento mi decidis resti vegetarano pli severa ol antaŭe, kaj ĉiam studi aliajn homojn, kiam mi havas okazon vidi, kion ili manĝas, kaj poste observi ilian sanstaton. Ĝis nun mi daŭrigas studante la homojn tiurilate. Mi kredas, ke ni devas studi unue la homojn, ne la kobajojn. Komprenebl mi ne tute malaprobas la studadon de la bestoj. Ĉar per studo de la bestoj oni venis al rezultatoj pli rapide ol oni povus per studado de homoj. Tamen oni ne scias; ĉu la homo estas tiel simila al ili laŭ nutrado: oni kontraŭe scias, ke ni estas diferencaj de la bestoj.
Bone, mia letero fariĝis jam longa: en venonta letero mi donos plurajn spertojn, multe pli gravajn; mi donas ilin en pli ma’pli kronologia ordo.
Karl Fröding (Rockford).
Ĉu SAT-ano rajtas defendi ŝovinismon?
K-do Lucien Revo en n-o 16 per longa artikolo respondas al Sonnenfeld, ke cionismo estas naciismo.
La cionismo estas duspeca: naciisma kaj religia movado. Pro tio neniu cionisto povas esti ano de SAT, ĉar la SAT-anoj estas kontraŭreligiuloj kaj kontraŭnaciuloj. En Sovetio oni rekonis tion kaj pro tio ne permesas al cionistoj, gvidi la laboristojn, devenintaj el tielnomata juda, hebrea aŭ izraelida religianaro. La cionistoj deziras krei unu popolon aŭ unu nacion el tiaj amasoj, kaj venigi ilin Palestinon, kie ili devas foraĉeti la terposedajojn de la arabaj palestinanoj unue, post tio ili volas regi la landon, establi tie la hebrean lingvon, kaj kiam ili riĉiĝos, la arabaj mizeruloj estos devigotaj laboradi por ili je ŝvitsalajroj. La brita registaro favoras la planon, ĉar la cionistoj estas tre volontaj servi Britujon por tia dono, t. e. Britujo forrabis Palestinon de arabaj, per si mem, sed permesas al cionistoj, sangsuĉi la alian popolon kaj establigi propran nacian kulturon. Ĉu la universitato en Jerusalemo kredas en la biblion aŭ ne, estas tute flanka afero, ĉar la naciistoj povus establi la cionistan nacion ankaŭ sen la biblio!
Inter ili ekzistas ja ankaŭ la «Poale Cion» t. e. socialistaj cionistoj, laboristoj, kiujn ni povas kompari kun la naciismaj socialistoj. Sed la diferenco estas, ke la naciaj socialistoj, ĉu polaj aŭ ĉekaj, havas jam terenon kie ili laboradas dum la cionistaj devas forlasi la landojn, kie ili nun estas por centriĝi en Palestino. La plej granda diferenco estas, ke ĉiu laboristo inter ĉekoj aŭ francoj povas esti ĉeko aŭ franco, dum la laboristo, se li ne devenas el la izraelida gento, ne povas esti nek palestinano, nek cionisto, sed restos por ĉiam la fremdulo, la «goj».
Ĉiu cionisto estas unue izraelido, due hebreo, kaj trie judo!
Sed ne ĉiu izraelido, hebreo aŭ judo estas cionisto!
Izraelido, estas homo, kiu havas religion de Abrahamo kaj Mozeo, sed la naciemon saman kiel liaj samlandanoj, tial en Germanujo, ili estas germanoj, kiel Rathenau, Bleichröder, ktp. en Francujo ili estas francoj, en Italio, italoj, eĉ faŝistoj, en Hungarujo, maĝiaroj, en Jugoslavio, kroatoj, ktp. Se ili forjetas la religion ili estas liberpensuloj, kaj ĉiuj el ili ofendiĝas, se iu diras al ili judo (france: juif, hungare: zsido, slave: ĵid aŭ ĵidov) ĉar ili tio jam plu ne estas de la unua franca revolucio!
Inter la angleparolanta popolo, inter la serboj kaj rusoj, ili ne naciiĝis tiel forte kaj nomiĝas hebreoj.
En orienta Polio ĉe la limo de Ukraino, Blankrusio, kaj Litovujo loĝas kvarmilionnombra popolo nomata: judoj, parolanta la germanan lingvon el la dekdua jarcento, kiun ili mem nomas: jidiŝ. Al tiu ĉi popolo ne estis permesata sub la cara registaro viziti publikajn lernejojn kaj neniam povis nek rusiĝi nek poliĝi, sed ĉiam vivi en iliaj propraj «gettoj» kaj establigi siajn proprajn lernejojn, en kiuj ili lernis nur aferojn religiajn, ne mondajn, kaj la lingvon hebrean, kiu servis por preĝado. Antaŭ eble 50 jaroj ili havis kelkajn verkistojn, kiuj komencis uzadi la lingvon jidiŝan kaj de tiam komencis inter ili la naciismo. Ĉar ili sentis la premadon de caro eĉ per «pogromoj» ili tiel multe kontraŭstaris la caran registaron, ke la plej granda amaso el ili apogis ĉiujn partiojn kontraŭcarajn, precipe la socialistajn, kaj grandamase elmigris Usonon. Ilia naciismo dividiĝas:
- jidiŝ kaj judoj estas unu popolo, unu nacio;
- jidiŝ devas resti la lingvo inter judoj, kie ajn ili loĝas;
- hebrea lingvo estas la lingvo de la judoj, kaj la hebreoj kaj izraelidoj devas reveni al la judoj;
- cionismo estas la sola solvo de la juda problemo;
- la cionistoj eĉ en Palestino devas uzi la jidiŝan lingvon ne la hebrean;
- la judoj restu en Polujo kaj forprenu la surloĝatan landon por si mem, kiel faris la ĉekoj aŭ poloj kun Aŭstrio;
- la judoj imitu la izraelidojn kaj hebreojn en ĉiu lando, kuniĝonte kun tiuj!
Kiun ajn punkton vi trafas estas nur religia afero, miksita kun naciismo. Tial neniu cionisto, izraelido, hebreo aŭ judo povas esti ano de SAT, escepte li deklaras, ke li ne plu estas unu el tiaj, kia li eble antaŭe estis.
Dionizio A. Klaĝin SAT-ano 168
— página 7 —
SENNACIULO — 7
«Bolŝevika lingvo»
Ligo de Nacioj oficiale uzos esperanton.
Germana «Blanka Libro» estis aperigita, inter la aliaj, ankaŭ en esperanta lingvo.
En Francio nur antaŭ nelonge ĉesis premadoj, daŭrintaj de l’ jaro 1922 kontraŭ esperanto, kiel «bolŝevika lingvo».
(El historio de nia mondo.)
Ĉekoslovaka ministro konstatas, ke sovetaj radio-parolodaj esperantaj «superŝutas Eŭropon».
(El lasttempa gazetaro.)
Estas via naturo, sinjoroj-estimatuloj: Ĉio estas mia, Al ĉio estu mia marko kaj stampo . . . Eŭropo — mia! Ĉinio — mia! Merkatoj — miaj! «Kulturo» — mia! Esperanto estas utila ludilo: Ĝi taŭgos por mi en la Ligo Nacia. Por per dolĉaĵoj sangodorantaj Veneni la cerbojn. Ĝi taŭgos por mi, Por kun radiondoj enigi flatece En la senliman orelon — De l’ tutmondo . . . Sed por aliulo — for! Se tamen la «aliulo» arogis Utiligi por si «vian markon» — «For! . . . Malpermesi! . . . Al diablo! . . . Bolŝevika lingvo!» Bolŝevika? . . . Estu! Kial do ne? Esperanto. Espo. Ĉu malbele ĝi sonas Por orelo proletara? Rusa lingvo — por er-es-ef-es-er, Ukraina lingvo — por Ukr-es-es-er, Germana lingvo — por Germ-es-es-er, La Franca — por Franc-es-es-er, kaj esperanto — Por ĉiuj! Bolŝevika lingvo! Soveta lingvo! Tutmonda lingvo!
A. Takanto, elukrainigis la aŭtoro. Ĥarkov, januaro 1926.
Nova moro kaj novaj nomoj
En n-o 17 k-do Belakov demandas proponon pri novaj nomoj. Alia kamarado el Saratov deziras eĉ formon por bapto!
Bapton ni senreligiuloj en Usono tute ne konas. Kiam naskiĝas infano, ĉu vira aŭ virina, la gepatroj, la duan dimanĉon post la naskiĝo kunvenigas siajn plej proksimajn geamikojn kaj oni manĝas ĉe la tablo kaj paroladas. Oni tiam donas la nomojn. En Usono la knaboj ricevas krom la familia nomo kaj surnomo ankaŭ la nomon de iu granda persono kiel: ekzemple Roberto Washington Trim, Adolfo Lincoln Gold, George Edison Sapirstone, Johano Wittmann Lisinski, Fred Jefferson Sperato, ktp. La knabinoj ricevas ankaŭ du nomojn kiel Anna W. (Martha Washington) Trust, Julie B. (Beecher) Kramberger, ktp. (la nomoj estis grandaj virinoj en la historio aŭ literaturo).
Inter niaj rondoj okazis jam de la lastaj dek jaroj tiaj nomiĝoj, ĉe knaboj:
Homo Bakunin Lund, Homobono Tolstoj Ondraček, Martelulo Nietzsche Lang, Bonveno Kropotkin Farinelli, Pacemulo Budha Abate, Mildemulo Galilei Kramer, ktp.
Knabinoj: Espero Cetkin Kraus, Floro Michel Rejsek, Luise Michel White, Rozo Luksemburg Tomaŝevski, ktp.
Nun ĉu oni ne povas nomi la knabojn: Kuraĝulo Lenin N., aŭ Bonulo Lenin N., Batalulo Lenin N., Paciganto Zinovjev N., Fortemulo Trocki N., Rapidulo Kalinin N., Homamanto Zamenhof N., Pripensulo Gorki N., Senĉesulo Libkneĥt N., Antaŭenulo Brunĝordano N., Progresemulo Kampanella N., Modernulo Ĉiĉerin N. ktp.
Knabinojn: Rozodoro (Cetkin, Luksemburg, Luise Michel, ktp.), Paco, Florodoro, Lilio, Bonulino, Bonvenulino, Nuntempo, Novtempo, Sukceso, Progreso, Amo, Homamo, Estonto, Stelo, Luno, Suno, Klaro, Klarvido, Lumo, Feliĉo, Mildo, Paco, Belo, Dolĉo, Ludo, Ŝanco, Rido, Rideto, ktp.?
SAT-ano 168
Patroj kaj filoj
(Laŭ vera okazintajo)
«Ja, la kvara laŭvice mi estis. Estis «Li» unua, reĝo, ĉe li landestro, poste urbestro kaj urbkomandanta generalo, fine mi. La kvara mi estis, ja tio ne estas malgravaĵo» ofte fanfaroneme diradis maljuna Antono. —
Jes, li estis la kvara. Okazis tio jenmaniere: gereĝoj vizitis urbon, kaj oni devis ilin solene akcepti kaj gastigi. Kanonoj pafadis, sonoriloj sonoradis, tuta urbo plena da nacikoloraj flagoj (multaj el ili estis devigitaj flirti). Cilindruloj solene vestitaj, lernejkorporacioj, faŝistaj unuiĝoj mondumitaj, tuta polico kaj ĝendarmaro kaj kiom ankoraŭ da oficialuloj — krom tio scivolemuloj — ja oni devis solene atendi «Iliajn gereĝajn Moŝtojn». Malgraŭ la pluvego, kiu kvazaŭ volis ironii tutan ceremonion, amaso da homoj «Ilin» atendis kaj laŭtkriis «Vivu!»
Ili lacaj de vojaĝado estis «komprenebl» surprizitaj kaj «Li» kun ridetanta vizaĝo dankis por tiel majesta akcepto, eĉ pluvon ili ne timis por vidi «Lin». —
Kaj dum tuta tago oni manifestis, oni kriadis kvazaŭ ili volus montri, ke regas feliĉeco kaj kontenteco kaj tiuj proletoj, kiuj ĉiam kriaĉas, ke regas mizero, simple mensogas kaj trompas. Ĉiuj ni estas feliĉaj — oni eĉ ne povas vidi homon surstrate sur kies vizaĝo ne estus rideto.
Vespere estis iluminacio. Tuta urbo brilis kaj ŝajnis esti efektivigata unu rakonto el «Mil kaj unu noktoj». Muzikoj kaj fanfaroj marŝis tra stratoj kaj faŝistoj kvarope kun torĉoj marŝadis (eble ili imagis esti klerigistoj kaj protagonistoj de l’ progreso, torĉoj estis ĉiam signo de l’ progreso).
Kaj venis, oni povas diri, ĉefa punkto de l’ programo, venis solena bankedo, kiun okazigis urbestraro. Multaj estis invitataj, kaj tio ne estis simplaj personoj: advokatoj, doktoroj, inĝenieroj, grandposedantoj kaj similaj, inter ili ankaŭ maljuna Antono, krom tio gravan lokon oni donis al li — ja la kvara li estis de reĝo. Kaj maljuna Antono al ĉiu rakontadis, kiel bela estis tiu vespero, kiel bonaj ĉiuj estis, ĉiuj estimis lin: advokatoj, doktoroj, unuvorte ĉiuj. —
✤
Samtempe en malluma kaj malhela karcera ĉambro kun fenestroj sen vitroj, sed pro tio kun forta ferkrado, troviĝis aro da junaj laboristoj. Vivo bolas en ili — kun vizaĝoj bonaj kaj samtempe seriozaj, eĉ tro seriozaj por ilia aĝo, kun mienoj decidemaj kaj obstinaj — ili estis batalantoj kaj herooj de estanto kaj venkantoj de estonto.
— Pli ol ducent oni arestis!
— Signifas, ke ili timas min. Oni parolas ekstere, ke ni volis fari atencon kaj renverson — diris unu kiu estis iom pli poste arestita.
— Ĉu vi ne aŭdas muzikon? Ili ĝojkrias.
— Tio estas ilia funebra marŝo — lasta ve-krio de droniganto.
Raketo ekheligis momente kaj ĝia brilo falis tra fenestron en ĉambron.
— Vidu, kiel hele estas ekstere, kvazaŭ tago. Ĉie brulas kaj raketoj ope suprreniras aeren — diris kamarado, kiu sin levis kaj rigardis tra fenestron.
— Kaj kiom da mizeruloj hodiaŭ eĉ ne havos simplan kandelon por vespermanĝi.
— Mia patro nune amuziĝas — diris la plej juna el ili. Li estas invitita al bankedo, ĉar li estas prezidanto de iu katolika organizajo, kiu senpage donis vinon, grandan provizon da manĝajo, krom tio egan sumon da mono, por ke la festo estu pli brila. — Kaj samtempe oni arestigis ĉiujn urbajn almozulojn por ke ili per sia malbonaspekto ne malharmoniigu la feston. Reĝo «devas» vidi nur feliĉecon kaj riĉecon.
— Kamaradoj! Estinto kaj estonto batalas kaj ni kiel batalantoj ekkantu nian batalkanton!
Kaj eksonis:
Leviĝu, en mizer’ dronanta Sklavar’ malsata de la ter’!
Tiuj unuaj profundaj strofoj kvazaŭ eliradis el brustoj de milionoj kaj milionoj sklavigitaj kamaradoj — tiuj sonoj kvazaŭ venadis el tiuj nigraj kaj profundaj karbminejoj, el tiuj subteraj laborejoj — tiuj sonoj tiel seriozaj kvazaŭ ili vokas tutan laboristaron al batal’ — al finbatalo. Sed sonoj iom post iom leviĝas pli alten ili fariĝas pli fortaj, ili nun jam minacas, ĝis ili atingas kulminacion, ĝis ili en sonas kvazaŭ sur barikadoj.
Kaj la Internacio Triumfu en tutmond’!
Kaj ribelkanto eĥis en karcero. Ĝi timigis nek ĝendarmon nek policon, ĉar ĝin kantis junaj voĉoj — voĉoj de Nova Mond’!
Originale: BuBo.
— página 8 —
8 — SENNACIULO
KORESPONDADO
TARIFO
Korespondado: Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago
MALLONGIGOJ, L — letero, PK — poŝtkarto, PI — poŝtkartoj ilustritaj, PM — poŝtmarkoj, bfl. — poŝtmarko sur bildflanko, k. ĉ. l. — kun ĉiuj landoj, esp-ajo — esperantajo.
Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
Aŭstrio
— Du junaj geesp-istoj dez. koresp. pri div. temoj PI kun Holando, Anglio, Italio, Ameriko. Adr.: k-dino Erna Reiter, Marktl im Traisental.
Estonio
— K-do J. Vahtkerl, Kirjakandja, Tallinn, dez. koresp. kun ĉinoj, prefere loĝantaj en Eŭropo aŭ Ameriko, L., PK.
Germanio
— K-do Rudolf Böhme, Taubenpreskeln 42d b. Liebschwitz (Elster) dez. koresp. pri naturbelecoj k. div. temoj kun Francio, Anglio, Holando, Sovetio ankaŭ kun naturamikoj L., PK., PI., Resp. garantiata.
— Sekcio-Centro de Lab. Esp. Grupo dez. kolektive koresp. pri lab. k. esp. movadoj, instru-problemoj k. a. t. Adr.: Sekcio de Esperantista Grupo, Zeitzer Str., Volkshaus, Leipzig.
— K-do Neumann, Essen, Hermannstr. 36, serĉas korespondantojn por gekursanoj.
— K-do Kurt Reichert (19 j.), Hendrichstr. 14, ptr., Klotzsche b. Dresden, precipe pri revolucia movado. Ĉiam resp.
— K-do August Kienhöfer, Siedlung Lichtgard, Wittenberge, Bez. Potsdam, pri moroj k. kutimoj kun Sovetio, PK., PI., PM.
— K-do Christian Reeg, Gonsenheimer Str. 2, 5/10, Mainz, dez. interŝ. PI. k. ĉ. l.
— Lab. Esp. Grupo «Supren al Lum», dez. koresp. pri ĉ. temoj L., PK., PI. k. ĉ. l. Resp. garantiata. Adr.: Richard Wünsche, Olbersdorf b. Zittau i. S. Nr. 352.
— Germana instruisto dez. germanlingve koresp. kun instruistoj el Volga-regiono pri temoj: eduk- k. lernej-demandoj, vivkondiĉoj k. moroj, ankaŭ deziras koresp. inter infanoj. Adr.: G. Uhlemann, Querstr. 2, 1., Leipzig-Engelsdorf.
Sovet-Unio
— Adresŝanĝo: Gek-doj Jarov, Fabrika Gluhovskoj Manufakturi, Krasnaja Sloboda, d. 224, Bogorodsk, Mosk. gub. (antaŭe Ĥarkov).
— «Esperanto-Rondeto» de teks-laboristoj kun tuta mondo pri div. temoj. Adr.: K-do Burkov, Klub B. I. V. M. Biblioteko, Ivanovo-Voznesensk.
— K-do Hosejn Sadykov, Poĉtovaja, 42, Novoĉerkassk, kun k-doj de ĉ. l., resp. garantiata.
— K-do Gregoro Elovenko, Dubovskaja, 2, Stalingrad, pri politikaj k. ekonomiaj demandoj, k. ĉ. l.
— Gelernanta Esp. Grupo pri ĉ. temoj kun samaj grupoj, nepre respondos. Adr.: Dubovskaja, 2, Stalingrad.
— K-do Petro Kulakov, instruisto, Uĉebnaja, 126, Omsk, pri moroj, vidindaĵoj, socia vivo.
— K-do A. Jodko, Ananjevski per 5, kv. 5, Moskvo, dez. seriozan koresp. pri arkivaj aferoj.
— «Kolektivo de presistoj tre dez. interkoresp. kun presistoj tutmondaj pri profesiaj, politikaj k. a. temoj. Kiu volas koresp. skribu al adreso»: Ĉita, Sibirio, Anohinskaja Tipografia «Peĉatnoe Delo», Zavkom; k-do A. Puzanov.
— «Metallaboristoj de Elektro-stacio» dez. serioze koresp. k. ĉiul. metallaboristoj pri profesiaj, politikaj k. a. demandoj. Dezirantoj skribu aŭ sendu viajn adresojn al: Ĉita, Sibirio, Elektrostancia, Zavkom; k-do A. Puzanov.
— «IRH-ĉelo, radio-rondeto, loka sindikata komitato ĉe Administrejo de Transbajkala Fervojo» dez. koresp. kun samfakaj org-aĵoj ĉiul. adr. Ĉita, Sibirio, Irkutskaja ulica Pravlenie ĵeleznoj Dorogi, Mestkom N 4.
— «Gelaboristoj-studentoj» dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l. Krom PI oni sendu ion pli interesan. Leningrad, str. de Gercen 40, al esp. sekcio ĉe Industria Politeknikumo.
— La membroj de rondeto esp. ĉe uzino «Bolŝevik» dez. koresp. k. ĉ. l. Ili nepre resp. Leningrad, prospekt sjela Aleksandrovskogo, Klub im. Lenina pri Zavode «Bolŝevik».
— «Rostov-Dona esp. organizajo por fervojometiejo, havanta 3800 laboristojn», dez. havi seriozajn korespondantojn pri lab.-vivo. Fervojistoj de ĉ. landoj sendu L., PI., al adreso: Rostov-Don, poŝtkesto No. 82 por Lenmetiejoj.
— Adresŝanĝo: K-do J. Zlotar, Ligobka, 51, kv. 5, Leningrad (stratŝanĝo).
— K-do I. Sapirŝtejn, Leningradski per. 2, Minsk, serĉas seriozajn koresp-antojn pri teoria filozofio, scienca metadologio k. abstrakta sociologio. Interesas pri universitata instruarangô de filozofio k. studenta vivo. Volus akiri per koresp. bonajn amikojn k. kunlaborantojn.
— K-do A. Dobrovolskij, Sazonova ul. 5, Gomel, dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l. Akurateco garantias.
RECENZEJO
Libroj
Kantaro Esperanta kompilita de Montagu G. Butler, LRAM. Eldonejo: British Esp-o Association, 17 Hart Street, London, W. C. 1. Formato: 12×18 cm., 111 pĝ. Prezo: 1 ŝ. 6 p.
Tiu ĉi volumeto enhavas 358 diversspecajn kantojn krom laboristajn. Bedaŭrinde ĝi estas sen muziknotoj, kaj ĉar granda parto de la esp-istoj ne konas tiujn melodiojn la kantado restos apudajo. Ĝenerale, preso kaj aranĝo estas bona.
The Object Lesson de William Morrison, FBEA. Eldonejo: Kiel supre. Formato: 11×14 cm., 20 pĝ. Prezo ne montrita.
Ĉi-libreto prezentas al ni komedion en tri aktoj. La unua kaj tria aktoj estas skribitaj en angla lingvo. Nur la dua akto entenas kelkajn esp. alineojn el kluj oni povas vidi, ke temas pri komerca interrilatoj per helpo de esp.
Erstes Esperanto Lesebuch de d-ro Emil Pfeffer. Eldonejo: Steyermühl-Verlag, Fleischmarkt 5, Wien, I. Formato: 12×19 cm., 48 pĝ. Prezo: 0,25 mk. germ.
La supre citita libreto estas destinita por komencantoj kaj kursoj. Ĝi entenas elektitajn prozajojn kaj poemojn. Sub ĉiu linio troviĝas la germana traduko. Per subnotoj la verkinto donis la necesajn lingvajn kaj literaturajn klarigojn.
Rolo
Organiza Statutaro de Internacia Centra Komitato de la esp-mov. Genève — 12 Boulevard du Théâtre. Formato: 12×17 cm. 31 pĝ. broŝ.
Ĝia enhavo: 1. Kontrakto de Helsinki. 2. Regularo de la kongresoj. 3. Regularo de K. R. 4. Statuto de UEA.
La statutaro estas al dispono de la naciaj (landaj) societoj kaj senpaga.
Kongresa Dokumentaro de sama eldonejo. Formato: 16½×25 cm. 48 pĝ. broŝ., prezo: 1,25 sv. frk. aŭ egalvaloro (4 resp. kuponoj).
Ĝia enhavo: 1. Protokolo, Financa Raporto kaj Statistikoj. 2. Raportoj de la oficialaj institucioj al la XVII. universala kongreso de Esp-o (Anekso). Ĉi libro permesas tre detalan enrigardon en la neŭtr. Esp-movadon.
F. C. R.
Gazetoj
Represis el «Sennaciulo»: «Arbeiter Zeitung«, Frankfurt a. M., 21. 1. 26 (n-o 19), «Sindikatoj aplikas Esperanton!» J. Roth (S. n-o 69). «The Labour Woman, London, febr. 26 (n-o 2), Tra la mondo virina: Komparo inter viroj kaj virinaj rajtoj kaj salajroj (Senn. n-o 62). «Die schwarze Fahne«, Berlin, 3. 2. 26 (n-o 5—6), «Laboristoj»! Trad. O. Sch. (S. n-o 68). «Le Droit du Peuple«, Lausanne, 25. 1. 26 (n-o 20), «La klasbatalo en Palestino»! (S. n-o 65/66).
Represis el div. gazetoj: «Sächsische Arbeiter Zeitung«, Leipzig, 6. 2. 26, «Esp-o en la ruĝa armeo!» «The Shop Assistant«, London, 6. 2. 26., (n-o 2), «Esp. lecionon n-o 18». «Education for Emancipation«, London. La N.C.L. aranĝis 1925 12 Esp.-kursojn! M. Starr. «Junij Leninec» (Juna Leninisto), Ĥarkov, 8. 1. 26, (n-o 134), «Korespondado kun eksterl. fratoj». «Esp. por junaj pioniroj»! «Sendaĵo de Stötteritz’aj junaj spartakanoj al odessaj junleninanoj per Esp.» «The Post«, London, 30. 1. 26., (n-o 315), enhavas la 14. lecionon. «Assurance Agenti Union Chronicle«, Manchester, 30. 1. 26, enhavas la 23. lecionon. «Mitteilungsblatt der I. T. F.«, Amsterdam, jan. 26, (n-o 1), «Esp-o inter la svisaj fervojistoj», «Esp-o en la portugala lab. movado», Esp-o en la sindikatoj», «La moderna turo de Babel», «Esp-o ĉe la aŭstra fervojo», «Nova Esp-a kurso, aranĝita de la I. T. F.», gvidata de F. Azorin». «Der Erwerbslose«, Danzig, jan. 26, «Kio estas Esp.». «O Eco Telegrafo-Postal«, Lisboa, (n-o 195), «La vojo de la estonto», «Esp.o oficiale akceptata de la PTT». «Int. Medicina Revuo«, Lille, jan. 26, (n-o 1), «Esp-o en medicinaj rondoj de Japanio». «Radjamhj Seljanin» (Sovetista Kamparano), Kremenĉug, 29. 1. 26, Fotajo pri mitingo, kie k-do Bennewitz raportas pri la vojaĝo al USSR (de Izgur). «наш путь» (Nia Vojo), Kremenĉug, Rap. de k-do Bennewitz pri USSR (kun foto).
«Die Einheit«, Berlin, 1. 2. 26., (n-o 1). Nova gaz. por atingi la unuecfronton en la sindik. movado.
Presejo: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG
N.º 78, 25 de marzo de 1926
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —

La kapo de la gazeto: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» en la mezo, super la granda ornama titolo «SENNACIULO» desegnita per art-nouveau-aj literoj; ĉirkaŭ ĝi la surskriboj «APERAS SEMAJNE» kaj, en kadro, «ESPERANTO JE LA SERVO DE L' TUTMONDA PROLETARO».
La kapo de la gazeto: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» en la mezo, super la granda ornama titolo «SENNACIULO» desegnita per art-nouveau-aj literoj; ĉirkaŭ ĝi la surskriboj «APERAS SEMAJNE» kaj, en kadro, «ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO».
2-a Jaro, N-o 26 (78) — 25. Marto 1926
APERAS S.A.T. SEMAJNE
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
| Sidejo de la Redakci-Komisiono: Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz (Germ.) | Sidejo de Ekzekutiva Komisiono de SAT 23, rue Boyer, Paris XX | Administranto: R. LERCHNER Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz |
MODERNA TURKIO
(Elĉerpindaj notoj el raportoj kaj kelkaj intervjuoj de direktoro de Komerca Instituto el Anhora Ahmed-Numir-Reŝid, kiuj plej karakterizas nuntempan Turkion)
La turka revolucio — eldiris la raportinto —, esence estas la revolucio kontraŭ sultanismo, kontraŭ la dominado de grandaj ŝtatoj, kontraŭ la konservema eklezio kaj la ideologio de malnova vivordo. La reformo de la lasta tute miskomprenigas la klerajn eŭropanojn. Ili estas konsternitaj vidi la turkojn, kiuj anstataŭ turbanoj kaj ĉadroj vestas siajn kapojn per eŭropaj ĉapeloj kaj al la virinoj permesas edziniĝi kun eŭropanoj, lerni dancojn kaj apud la preĝejoj konstruas la teatrojn . . .
La eŭropanoj ĝis nun studas la landon laŭ la skalo de feŭdala-teokratia vivordo, aprobata de islamo; ili ankoraŭ havas hereditan imagon pri la turko, kiu nepre devas sin vesti per turbano kaj ŝalvaroj¹) kaj ĉirkaŭi sian domon per alta barilo. La vivo renversas unu post la alia ĉiujn teoriojn, kiuj tiom plaĉas al konservemaj historiistoj.
Nun Turkio jam trovis sian vojon al progreso kaj atingis gravajn sukcesojn en konstrua laboro por la nova vivordo. Turka valuto estas stabiligita, — tio estas la plej granda sukceso de nova registaro. En ĉiuj branĉoj de l’ industrio kaj agrikulturo estas konstatebla rapida progesado. La uzinoj por konservaĵoj pligrandigis lastjare sian produktadon je 280%. Kotonaj plantejoj pligrandigis la rikoltojn de 7000 ĝis 235 000 pakaĵoj ĉiujare. Tabakaj plantejoj kiuj antaŭe havigis por merkato ĉirkaŭ 65 milionojn da kg. nun produktas pli ol 100 milionojn da kg. Kun febra rapideco konstruiĝas la fervojoj kaj longaj tuneloj. Anstataŭ 3 bankoj nun funkcias 11 naciaj bankoj (al eksterlandanoj nun apartenas en Turkio 21 bankoj).
¹) ŝalvaro = turka fasono de larĝaj pantalonoj.
La revolucia registaro nuligis 12% sultanan imposton por rikolto de l’ vilaĝanoj, kiu estis la kaŭzo de kreskanta panperismo de l’ popolo; ĝi kreis novan 8% imposton nur por la eksportaj rikoltoj.
Nova ĉefurbo — Anhora — en proksima pasinto nur malgranda urbeto kun 30 ĝis 35 mil. da loĝantoj, nun rapide vastiĝas. Dum lasta jaro estas konstruitaj 1 476 novaj domoj kaj komencitaj por la konstruo — 831 domoj. Ĉirkaŭ la urbo aperis amaso da freŝe konstruitaj vilaĝoj.
La grandajn sukcesojn al la revolucio turkoj ŝuldas ankaŭ en kultura vivo. La buĝeto de ministerio por popola klerigado estas la plej granda post tiu de l’ militafera ministerio. La ekleziuloj neniom influas ŝtatajn aferojn. La monakejoj estas likviditaj, la ekleziaj lernejoj ne plu ekzistas; estas malpermesita la pluredzineco. La virino ricevis ĉiujn civilajn rajtojn kaj baldaŭ estos ricevonta ankaŭ la balotrajton . . .
Rapide kuras la trajno de turka revolucio, tirante la tutan landon sur vojo de l’ progresado. Ne povos haltigi tiun trajnon eŭropaj potenculoj, kies ideologoj nun tiom bedaŭras pri «dekadenco de turka kulturo». Jam eŭropaj metropoloj serioze konsideris tiun danĝeron por siaj kolonioj en Azio, kiun kreis ŝajna agresemo de panislamismo flanke de malforta, diverslingva kaj kaduke dekadenca turka monarkio. Sed nun tiu danĝero reale kreiĝas el la fakto mem, ke ekzistas renovigita Turkio, kiu liberiĝis el katenoj de islamo, entombigis la malnovan vivordon kaj ĉiam daŭrigas la aferon de sia politika kaj kultura liberiĝo . . .
N. Krassovskij.
Karlo Marx
La konfesiuloj havas sian dion, siajn sanktulojn kaj diablojn, kaj ankaŭ siajn sanktajn librojn — la evangelion.
Ni proletoj — sendiuloj, ni ankaŭ havas dion — ĝi estas la feliĉo de homaro; ni havas sanktulojn — jen niaj grandaj gvidantoj, kaj iliaj verkoj — jen nia evangelio; diablo estas por ni la ekspluatanta subpremo.
Unu el niaj sanktuloj estas Karlo Marx.
La 17. marto ĉiu proleto devas transflugi pense al London, kie antaŭ 43 jaroj finiĝis sian vivon tiu giganto. Li elspiris animon sidante apud sia skribtablo, apud kiu li kreis siajn verkojn — nian evangelion.
Kiu estas Karlo Marks?
Por burĝaro li estas geniulo — unu el multaj. Por proletaro — jen unu el la plej grandaj batalantoj — jen ti-kiu transmetis la proletan batalon el la regiono de sentimento, el regiono de revoj kaj utopio en la sferon de granita realeco.
Kiel sciencolo li eltrovis la leĝojn de produktad-evolucio, li montris la rektan vojon al klara estonto de l’ homaro.
Kiel politikulo li estis neskuebla stimulo de pura, senpardona batalo je liberigo de proletaro. Dum 45 jaroj de sia agado li estis la nelacigebla gvidanto kaj konsilanto de proletaro; li gardis kontraŭ la eliro en eraŭvojon de iluzioj, li gardis kontraŭ vadado en marĉo de oportuneco.
Kaj kiel homo? Karaktero pura kiel kristalo. Li rezignis de la brilanta kariero, kiun li akirus, se li jungus siajn talenton en burĝaran veturilon.
La vivo — jen vico de zorgoj kaj ĉagrenoj, — la vico de ekstrema mizero. Dum tutaj monatoj li devis restadi hejme, ĉar li ne havis vestaĵon kaj ŝuojn. Malbona nutrajo detruis lian digestorganon. Longdaŭrantaj malsanoj ne forlasadis lin, tamen li laboris en tiel teruraj cirkonstancoj tutajn noktojn, li laboris por proletaro.
Sed por tiu titano ne ekzistis korpaj doloroj. Li suferis pli peze pro kvereloj
— página 2 —
2 — SENNACIULO
en proletara medio, pro malsukceso de proleta batalo. Alrigardita al sia aŭroro, al la Mondrevolucio — li ne estis feliĉa ekvidi ĝin.
Kial ni devas soleni ĉi jartagon? Ne pro ia idolista adorado? Solenante, ni pripensas liajn principojn, tiel por ni gravajn — ni memorigas lian vivon, en kiu ni havas ekzemplon por ni — ni fortiĝas en konvinko, ke nia ideo estas grandega sed ankaŭ reala. (5568).
Ligo de Nacioj kaj pacemo!
Vidu la tabelon, kiu iom senmaskigas la organizaĵon.
a — por unu milo (1000) da enloĝantoj okupas en armeo, krom mara kaj aera ŝiparo.
b — ĉiu loĝanto por militafero kalkulante maran kaj aeran ŝiparon elspezas.
| a Homoj | b Or. rubl. | |
|---|---|---|
| Britio | 8 | 24,58 |
| Francio | 12,3 | 13,70 |
| Polio | 9,7 | 11,27 |
| Rumanio | 10,9 | 8,71 |
| Latvio | 12,8 | 7,32 |
| Estonio | 16,7 | 7,10 |
| Finnlando | 8,1 | 6,97 |
| Japanio | 5,4 | 5,21 |
| USSR | 3,4 | 2,91 |
Imperialismo de Britio kaj Francio kiel vi vidas el la supra tabelo metas egan pezon ne nur sur ŝultrojn de laboristoj kaj kamparanoj de sia lando, sed ankaŭ sur loĝantaron de Polio, Rumanio, Latvio, Estonio, kaj Finnlando, kiuj estas kvazaŭ ĉenhundoj de la imperialistoj por gardi ilin en malamata USSR kaj por ebla atako kontraŭ ĝi.
Estas necese aldoni, ke en ĉi landoj por militelspezoj konsistas 25—50 proc. de ilia regna buĝeto dume en USSR malpli ol duono de buĝeto (407 247 000 rbl. el. 998 972 500 rbl. en jaro 1925).
Ĉu ne pravas Sovet-Unio ne deziranta eniri Ligon de Nacioj — ne loko ornamas homon, sed la homo ornamas lokon!
SAT 3409
Rakoŝi-afero en Hungario
Pasint-jare, fine de septembro en Budapeŝto (Hungario) estis malkovrita grava sekreta kom. movado, kaj nun baldaŭ estos la ĉefproceso de la t. n. Rakoŝi-afero. Certe la tutmondan, revolucian SAT-anaron interesas ĉi afero, precipe tiam, kiam ni prezentas al vi k-don Rakoŝi, kun kiu jam la SAT-anaro en Moskvo dum la jaro 1922 havis gravan aferon. Tiam li estis la sekretario de Ekzekutiva Komitato de Komintern. K-do Lanty en sia tiutempa artikolo «Tri semajnojn en Rusio» detale priskribas la konatiĝon kun li (S. R. 4. jaro n-o 3 [33]). Tiam li ankoraŭ estis tro skeptika koncerne esp. kaj la tutan SAT-movadon.
Sed la tempo pasas, ŝanĝiĝas, kaj la aferoj tiel sinsekvis, ke post 3 jaroj li certe pensadis pri la revoluciemo de la esp. laboristoj, ĉar en la kom. movado, kies gvidanto li estis, estas troveblaj 6 aktivaj esp. gefratoj, eĉ preskaŭ ĉiuj estas SAT-anoj. Tiu ĉi ekzemplo por la grandaj internaciistoj kaj al k-do Rakoŝi estas tre bona pruvajo, kaj per ĉi afero ni pruvis, ke la laboristaj esp.-istoj, la SAT-anoj unue estas revoluciuloj kaj nur poste esp.-istoj. Tiu ĉi SAT-ana ago certe pli valorigis nin por la laboristaro. Se ĉi-specaj okazintaĵoj en SAT-anio plioftiĝos, ni certe atingos la respekton de la tutmonda proletaro. Kaj pro ĉi aferoj ni konatigos resume la aferon.
En Eŭropo la reakcio unue en Hungario prezentiĝis al la mondo, kie post la renverso de la proletara diktaturo la fiblankistoj plej sange montris ilian tre bone praktikan metion en 1919—1920—1921 tre multe da veraj revoluciuloj estis mortigitaj. Sed el la Rakoŝi-afero oni jam povas konstati, ke la reakcio iom malfortiĝis, eĉ nun la frankfalsigado pli malfortigis ilin. Sed ni vidu la faktojn.
En 1925 la 22. sept. la fama hungara polico kaptis kelkajn k-dojn, kiuj estis la gvidantoj de sekreta kom.-movado. Por la polico tre granda sukceso estis, ĉar la kaptitoj vere estas valoraj revoluciuloj. La fiburĝaj gazetoj ĝoje trumpetis al la tuta mondo, ke la hungara polico denove savis la tutan mondon, la sanktan nunan socia-ordon. Ho ve!
La plej valora «ĉasaĵo» estis k-do M. Rakoŝi, kiu dum la hungara proletara diktaturo estis popol-komisaro kaj pro ĉi funkcio estis jam «In effigie» (juĝita neĉeestanta la proceson) je morto kondamnita, sed post la renverso, li rifuĝis kaj en Rusio havis tre gravajn funkciojn.
Sed lasttempe sekrete revenis Hungarion, por organizi la ekziston de evtl. legala kom. partio.
La dua valora k-do estas k-do Z. Weinberger, kiu kiel juna laboristo, pro organizo de junulara kom. movado, en 1920 estas kondamnita je 15 jaroj da karcero (li tiutempe estis nur 18 jara) de la blanka juĝistaro, kaj kiel «ŝanĝito» li estis liberigita per la rusa registaro, el la blanka karcero. Krom ili, ankoraŭ estas kaptitaj 40 gek-doj, kiuj — laŭ la polico — ĉiuj partoprenis la sekretan kom. movadon.
La tuta afero havis tre grandan intereson kaj simpation en la tuta mondo. La proletoj ĉie ekmoviĝis, kaj en la reakcia Hungario ekspiris la proletoj. La reakcia registaro — kiu jam tiutempe falsigis la fr. frankojn tre ekĝojis pri la afero, nova
LA REDAKCIO ATENDAS MANUSKRIPTOJN PRI LABORISTA MOVADO, LABORISTA ESPERANTO-MOVADO KAJ VIVKONDIĈOJ, PRECIPE EL NORDAJ LANDOJ (DANIO, NORVEGIO, HOLANDO KTP.), OKCIDENTAJ KAJ TRANSMARAJ LANDOJ
venĝo, nova proletara buĉado — klopodis rapide aranĝi la tutan aferon. Jam tiel estis, ke post la polica turmentado sekvos la per pendumila morto al la unuaj kaptitoj.
En Hungario ankoraŭ la tiel nomata «Tuj juĝanta» juĝmaniero ekzistas (stataria juĝo). Per tiu ĉi «maniero» la juĝistaro devas juĝi dum 48 horoj, ĉu je morto, aŭ eldiri, ke tiu ĉi afero ne koncernas la statorian juĝistaron. Per tiu ĉi «metodo» la fiblanka registaro volis atingi tion, ke rapide estu arangita ĉio, kaj kiel ekzemplo estas por la aliaj kaptitoj, kaj por la estontaj eble «kulpontoj».
La tago de la stataria juĝado estis la 14. novembro kaj la plej severa «neŭtrala» juĝistaro estis komisiita por aranĝi la aferon, la proceson nur povis ĉeesti nobeluloj, advokatoj kaj kelkaj familianoj. Granda intereso en la tuta lando, sola paroltemo kaj demando estis nur «ili». Kio estas? ĉu vivo aŭ morto? En la fabrikoj, laborejoj kaj lab. hejmoj nur pri la rapida juĝmaniero oni povis aŭdi la ofte tre akran parolon. La juĝejo kaj ĝia ĉirkaŭajo estis plenigita de policistoj. Silenta atendado en proletaj rondoj en la tuta lando. La hungara proletaro — kiu per la eksterlandaj proletaroj, demonstracioj, kunvenoj kaj deklaracioj, kiujn la plej diversaj internaciaj proletaroj kaj sciencaj organizaĵoj sendis al la hungara registaro, pro la vivsavo de la enkarcerigitaj proletoj — estis tute ribelema kaj jam estis aŭdeblaj vortoj — ke io devas okazi, se morto estos. — Kaj antaŭ la juĝistaron la 5 gek-doj: Rakoŝi, Weinberger, Ory, Gögös kaj Haman (la lasta estas esp-istino) vere revolucie kondutis sin. Ili faris tre grandan propagandon por la revolucia proletara movado. La prokuroro, ĉiumaniere volis morton, sed ne sukcesis. Dum la tria tago, kiam la juĝistaro devis juĝi aŭ decidi, deklaris sin, kiel ne koncernato de la afero, do sekve ili ne povis juĝi, sed la tutan aferon transdonis al la orda juĝado.
La vivo jam estas savita de ĉiuj gek-doj kaj tiu ĉi granda sukceso estas dankinda nur al la tutmonda proletaro, kiu per ĝia solidareco savis la vivojn de la veraj revoluciuloj. Nun la gek-doj en la teruraj hungaraj karceroj atendos la baldaŭan proceson de la afero. Kaj grave estas, ke ĉiuj SAT-anoj sciu pri la afero en kiu aktivaj SAT-anoj estas grave interesataj.
Pri la okazontajoj en ĉi afero estos donataj pluraj informoj. 233466
Militŝipoj
Lastatempe la brita registaro publikigis detalojn pri la militŝiparoj de la sep grandaj landoj (great powers), jen la detaloj. Usono havas 99 militŝipojn pli ol Granda Britujo! Brita Imperio 444, Usono 543, Japanio 222, Francio 219, Italio 247, Sovet-Unio 176, Germanio 87.
Estante konstruata aŭ konstruota. Brita Imperio 35, Usono 36, Japanio 62, Francio 127, Italio 55, Sovet-Unio 30, Germanio 1.
Jack Cooper (5575)
— página 3 —
SENNACIULO — 3
«Teno»
Legante la surskribon ne cerbumu pri ties signifo, ĉar ĝi ne estas la substantiva derivo de la vorto «teni». «Teno» estas la du komencsilaboj kunmetitaj de la germanaj vortoj «Technische Nothilfe» kio signifas esperantlingve: «Teknika helpo en Mizero». Do, ni koncize konservu la vorteton «Teno».
Post la germana revolucio 1918 la burĝaro, reekspirinte iom pli senzorge, spertinte, momente esti savita, ĝi tuj komencis ofensivi kontraŭ proletaro. En 1919 fondiĝis en Germanio (ĉu en aliaj landoj samspecaj organizaĵoj ekzistas mi ne scias) la supre nomita organizaĵo, kiu havas la taskon helpi al homoj troviĝantaj en danĝero. Ekz. ĉe brulado, inundoj ktp. «Teno» tuj ekfunkcias.
Antaŭ ĉio «Teno» helpas tiam, kiam la komunaj interesoj de la germana popolo estas atakataj.
Nu, ni ja scias, ke la «komunaj» interesoj ĉiam estas la interesoj de la regantaj subpremantoj. Ni jam citis, ke «Teno» ekhelpas dum katastrofoj kaj kiel eĉ grava katastrofo oni konsideras la strikon de la laboristoj se ili, ekstreme ekscitiĝinte starigas sufiĉe modestajn postulojn plej ofte rifuzatajn de la labordonantoj. La striko estas detruiga por la popolo (aŭ ĉu nur por certaj popolanoj?) kaj helpi nun devas nia «Teno».
Ekz. se la laboristoj de iu uzino aŭ minejo strikas, tiam la «Teno-anoj» estas alvokataj. Ili ricevas la saman salajron kiel la anstataŭataj laboristoj kies lokojn ili okupas. Krom tio la organizajo prizorgas kaj ekipas ilin per ĉiuj necesaj rimedoj.
La «Teno-anoj» estas dum ilia laboro ŝirmataj de la policistaro (!) kaj laŭnecese oni eĉ disponas militistan potencon al ili. Pro ĉi-ĉio la germana proletaro nomas la «Teno-anojn» ankaŭ «ŝtate organizita strikrompistaĉaro» kaj la esprimo parolas por si mem.
La vera fizionomio de «Teno» kaj de la burĝaro tiom «idealisme» konstruinta ĝin ekkonebliĝas tiam, kiam oni legas en la burĝaj gazetoj, ke ĉi tiuj leĝe organizitaj strikrompantoj estante nur malmultoblaj tamen produktas pli multe kaj laboras pli intense ol pli granda kvanto da momente strikantaj laboristoj. Ĉu vi, kamarado leganto komprenas? La germanaj laboristoj, por plibonigi la situacion nur bezonas pli laboregi (12 horoj ne sufiĉas) laŭ modelo de «Teno», anstataŭ ĉiam nur postuli.
La membreco de «Teno» estas senpaga, ĉar la organizaĵo ricevas ŝtatan subvencion. Kaj tiun subvencion liveras la proletoj pagante impostojn kaj tiel la burĝaro ĉiam bone scias ruze kaj perforte savi siajn putran pozicion malfortigante la rimedojn de la laboristaro. Ĉiam la kapitalismo kreas al si novajn kolonojn de sia ŝanceliĝanta konstruaĵo — kvazaŭ forkurante antaŭ la morto. «Teno» estas unu el tiuj kolonoj; ĝi «tenas» ĉi sistemon, kiun forigi ni povas nur per la sama maniero aplikata kontraŭ ni.
Ĉiam ni devas malfide observi la ŝtatajn instituciojn de la burĝaro. Tion ankaŭ konsideru la laboristoj ankoraŭ troviĝantaj en la «neŭtral»-esperantista tendaro kiuj — eble nekonscie — neŭtralmaniere opinias tion tion, kio ŝajnas esti tia. Ne neŭtralismo sed klasbatalo — observado de la faktoj kaj konsekvenca ago estas la devizo.
Sao (3414)
Nova artifiko de industriistoj
En la plej granda industria loko de ĉekoslovaka karbregiono Mor.-Ostrava-Karvina, la karbbaronoj kaj aliaj fabrikposedantoj komencis sisteman batalon kontraŭ la plej granda en Respubliko ĉekoslovaka laborista kooperativo «Budoncnost» (Estonto). La nomita konsumejo kalkulas 60 000 membrojn provizante laboristojn per diversaj objektoj de vivnecesajoj. Malgraŭ la malbona situacio ekonomia kaj pere de tio malforta aĉetpovo de laboristoj, la kooperativo staras firme kaj regulas prezojn de ĉiuj objektoj. Konsumejoj montriĝis kiel bona kaj akra batalilo en luktado de laboristaro por ĝia emancipado. Precipe dum strikoj la konsumejoj helpas al laboristoj.
Labordonantoj komprenis tion kaj volante malhelpi ilian bonan agadon, uzas ĉiujn rimedojn por neniigi ĉi kooperativan movadon. Oni sendadas ĝendarmojn kaj oficistojn por kontroli, ĉu en la konsumejoj oni ne vendas ankaŭ al nemembroj.
Nuntempe venis al industriistoj bona ideo fondi la fabrikajn konsumejojn. Ili faris tiel en Vitkovice, plej grandaj fer- kaj ŝtalfabrikejoj de Ĉekoslovakio. Por ĉi konsumo oni donacis tutan domon kun hejtado, lumigado kaj akcesorajo. Imposton kaj personojn okupitaj en la dirita fabrikeja konsumejo, pagas la fabrikestraro je konto de administrado de la fabrikejo. Pro tio ili povas pli malmultekoste vendi siajn objektojn ol la aliaj vendejoj, kvankam duaflanke, la nomita uzino estas konata pro siaj malbonaj kondiĉoj sub kiuj la laboristaro devas perlabori sian malgrandan salajron.
Per fondado de fabrikkonsumejoj ili deziras malhelpi kaj neniigi batalkapablecon de laboranta klaso. En okazo de striko ili vendus la vivnecesajojn eĉ por la prezoj subproduktaj, nur por dokumenti, ke la mastroj estas pravaj sed ne postulo de laboristaro. Per vendado je partopago ili entute subigus siajn laborantojn, kiuj ne povus kontraŭstari al la aroganteco de la kapitalistoj. Kapitalistaj argumentadoj, ke la laboristaj konsumejoj vendas tro multekoste estas — kiel oni oficiale konstatis — aĉa malvero. El ĉiuj distriktoj de Ĉekoslovakio, la konsumejoj laboristaj en regiono Mor.-Ostrava-Karvina vendadas por prezoj plej malmultekostaj. Do konsumejoj fabrikejaj estas entute senbezonaj kaj servas nur al jugigo de laboristaro. La anoj organizitaj en kooperativoj ne sidos je tia kaptilo. Organizaĵoj profesiaj komencos baldaŭ la batalon kontraŭ ĉi nova danĝero.
Sedzimir Josefo.
Britaj komerc-raportoj
Antaŭ nelonge publikigitaj raportoj montris por la antaŭa jaro superon de importaĵoj rilate al eksportaĵoj ĝis la sumo de 385 mln. da funt. sterl. (britaj), kaj la kapitalista gazetaro faris grandan kriegon pri la malprospereco de brita industrio. Tamen la ĵurnalo de la komerc-komisiitaro (Board of Trade Gazette) detaligis ke, kiam «nevideblaj» eksportaĵoj estas enkalkulataj, la tutaj eksportaĵoj superas importaĵojn per 28 mln. da funt. sterl.
Jen estas la kunmetaĵo de la nevideblaj eksportaĵoj:
| funt. sterl. | |
|---|---|
| Senrabata enspezo de nacia ŝiparo | 115 milionoj |
| Alilandaj ŝipaj elspezoj en britaj havenoj | 9 « |
| Senrabata enspezo el transmaren proc.-elmeta mono | 250 « |
| Procentaĵoj | 40 « |
| Aliaj servadoj | 15 « |
| 429 milionoj | |
| Deprenanta supero de Registaraj elspezoj faritaj eksterl. | 15 « |
| 414 milionoj |
La koresponditanta egalvalora supero de eksportaĵoj por la jaro 1923 kaj 1924 estis 153 milion. da funt. sterl. kaj 63 milion. da funt. sterl. respektive.
Eldonitaj antaŭkalkuloj elmontras, ke en la daŭro de la antaŭaj kvar jaroj almenaŭ 500 milion. funt. sterl. estis procent-elmetitaj alilanden de britaj kapitalistoj.
Multe evidentigas ĉi-tiuj ciferoj la modernan tendencon por fluigi kapitalon en enlandon kie estas malmultekosta laborpovo, kaj sekve agaj profitoj.
Komerceguloj («Big Buseress») malgraŭ siaj insistaj vokoj por pagmalpliigo ĉe la laboristaro ne efikas tro malbone. La «Economist» en revuo de la raportoj de preskaŭ 1500 akciaj kompaniaj aperigas, ke la meza procento de profito por 1925 estas 10,9 proc. — 50 proc. pligrandiĝo ol 1922. Ĉi tiuj ciferoj estas reprezentataj de la tuta industria kampo.
Metante la profiton por 1920 — la eksprosperiĝa jaro — kiel 100, la egalvaloroj por sekvantaj jaroj estas jenaj:
| 1921 | 1922 | 1923 | 1924 | 1925 |
|---|---|---|---|---|
| 79,9% | 56,7% | 74,0% | 76,9% | 85,8% |
Tamen dum ĉi tiu periodo la laboristoj suferas pagmalpliiĝon ĝis almenaŭ la sumo de 600 milion. da funt. sterl. ĉiujare, aŭ meze 1 da funt. sterl. ĉiu semajne for de ĉiu salajrgajnulo en tiu ĉi lando. Kiel diras la «Daily Herald» komentante je tiuj ciferoj: «Estis longa parolado pri ŝirmaj industrioj. La ciferoj malkaŝas ŝirman klason». 5829
Ho, ĉion utiligas ja por si la plaj pupuoj; Eĉ sur la sorĉomonto, ha, formiĝas tiaj grupoj. Goethe.
— página 4 —
4 — SENNACIULO
Kresko de reakcio en Ĉekoslovakio
Inter la diversaj projektoj lasttempe prezentitaj en parlamento, gravan lokon okupas malaltigado de militservo. Laŭ militleĝo voĉdonita de parlamento en j. 1920 oni devas malaltigadi de tempo al tempo militservon. Jam en la jaro 1923 soldataro servis 18 monatojn. Nunjare la militservo estas faronta 14 monatojn. Diversfakaj militistoj komencis argumenti, ke por la kuranta jaro tio ne estas ebla. Simile opinias eĉ ministro de «Nacia Defendo» (nacia socialisto) Stríbrny.
Komence de januaro li kunvokis al Praha ĉiujn pli altajn militestrojn por interkonsiliĝi pri la dirita afero kaj prezenti sin al la ministro. El ĉiuj anguletoj de la respubliko kunveturis belege ornamitaj, diversrangaj oficiroj por prezenti sin al la ministro. Dietoj, veturo en unuaklasaj vagonaroj, pompo kaj aliaj nebezonaj sensencajoj kostis ĉirkaŭ 500 000 kĉ., pagota de l’ respubliko. Eĉ la oficiroj ne konsentis kun tiu ĉi banalajo kion la popolo devas pagi.
La fakaj generaloj asertas kaj asertas, ke mallongigo de militservo postulus pli bone ekzercitan armeon kaj por tio, necesas multe pli da oficiroj ol hodiaŭ. Ni ekrigardu kaj prijuĝu la diritajon laŭ jenaj ciferoj, ĉu ĝi estas prava.
En jaro 1921 estis en la armeo ĉekoslovaka 65 generaloj, en jaro 1925 jam 111. En jaro 1921 la stabaj oficiroj nombris 2 903, en jaro 1925 la nombro kreskis ĝis 4973. En jaro 1921 malaltrangaj oficiroj estis 8133, tiu nombro kreskis ĝis 5 545 en jaro 1925. En jaro 1925 la simplaj soldatoj estis 63 008. Kontraŭ tio estis 10 629 oficiroj, 11 210 serĝentoj, 2 500 longdaŭre servantaj suboficiroj, 33 400 malpli junaj suboficiroj. Entute 57 114 ranguloj. Do, super unu soldato unu oficiro. Kaj por la jaro 1926 oni postulas pli da oficiroj. Ĉu ne ridinde?
Al la parlamento, laboranta je la leĝo pri materiala plibonigo de la ŝtatoficistoj, instruistoj, juĝistoj k. a. prezentis al klerikaloj pere de ministro Nosek leĝprojekton, laŭ kiu la pastraro estas starigota en unu vicon kun laborantaj ŝtatoficistoj kaj ilia jam granda honorario estas altigota. Neatentante, ke konfirmo de tiu ĉi projekto kostos 60 milionojn da kĉ. pagota de la ŝtato, kiuj estos prenotaj el la buĝeto por plibonigo de sorto de la ŝtatlaboristoj. Konfirmo de tiu ĉi projektita leĝo signifus entute grandan malprogreson, reakcion kaj danĝeron por la socialismo. Ĝi estus unua paŝo al konkordato. Per ŝtatigo de la pastraro la eklezio prenus oficialan karakteron kaj intermiksus ĉiam en aferojn ŝtatajn. Eĉ civitanoj kun la eklezioj nekonsentantaj devas tiel pagi impostojn je ilia kulto. Ĉiam nesategeblaj, ili postulas nemalmulton. Laŭ kategorioj, la salajro kreskus de 10 000 kĉ. ĝis 23 000 kĉ. pojare. Krom tio alfluas al ili enspezoj por la baptado, tombigado, messervo kaj multe
da aliaj kromenspezoj. Dume la ŝtatlaboristoj de malaltaj rangoj vivas en plena mizero. Por komparo ni menciu, ke salajro de tiuj ĉi kaj de laboristoj ne superas pli ol 12 000 kĉ. Sian postulon oni argumentas per tio, ke ili nune posedas multe da laboro kvankam tio ne estas vera, ĉar proksimume 30 % da loĝantaro fariĝis senkonfesiuloj kaj duono da edziĝoj kaj baptoj fariĝas civitane.
Laŭ statistiko, oni pagas por la bezonoj religiaj, t. n. kulto de eklezio romana-katolika 50 000 000 kĉ. Krom tio la respubliko pagas pluajn 10 milionojn da kĉ. al profesoroj de la religio je la mezlernejoj, 10 milionojn je tenado de militista pastraro kaj 50 milionojn kĉ. por katehetoj. Multe da mono englutas subtenado de teologiaj fakultoj, oficistoj en episkopaj oficejoj, pastraroj en malsanulejoj kaj ĉefambasadoro ĉe Vatikano. Oni povas diri, ke eklezio romana-katolika kostas pli ol 150 milionojn da kĉ. pojare, pagota de respubliko.
Pro tio la tuta progresema loĝantaro protestas kontraŭ ĉi projekto. Progresemaj organizajoj kiel «Libera Penso», «Centra Asocio de Instruistoj», «Laborista Akademio» kaj multe da aliaj eldonis proklamon, avertante publikon antaŭ la danĝero de la leĝprojekto. Klubo de socialdem. deputitoj postulas de parlamento:
Ŝtatigon de matrikoj t. e. depreni gvidadon de matrika enskribo al eklezio kaj transdoni ĝin al la politikaj instancoj (civitana matrikoficejo).
Nuligon de la kongruo, t. e. aldonpago el la buĝeto por iu ajn eklezio.
Estu farita leĝo, ke la eklezioj pagu mem ĉiujn siajn elspezojn el propra poŝo.
Dependas nun de tuta loĝantaro, ĉu la klerikaloj atingos sian celon. La monon oni povos uzi por pli bonaj celoj.
Sedzimir Josefo.
Notoj el Britio
Laŭ oficiala statistiko la kostoj de la vivrimedoj estas nun 180 kompare je 100 en 1914. Jen la ĉiutaga salajro, en ŝilingoj, de la karbministoj en la diversaj regionoj kiun la karbposedanto intencas malaltigi:
| Regiono | 1914 | 1925 | +% |
|---|---|---|---|
| Scotland | 6/8.88 | 10/2.60 | 51 |
| Northumberland | 6/2.17 | 9/2.63 | 49 |
| Durham | 6/2.55 | 9/11.49 | 60 |
| South Wales & Mon | 6/9.22 | 10/8.90 | 59 |
| Yorks, Notss. Derbyshire, Leicester, Cannock Chase and Warwick | 6/7.75 | 10/10.98 | 64 |
| Lancs. N. Staffs. and Chesire | 6/0.25 | 9/11.91 | 66 |
| North Wales | 5/10.04 | 9/1.31 | 56 |
| Great Britain | 6/5.64 | 10/4.85 | 60 |
Ne forgesu, ke tiu estas la meza salajro kaj enhavas la pli altan salajron de la oficisto (krom tiu de la estro kaj la subestro); ke la karbministo ne laboras ĉiutage; kaj ke la kosto de iloj, pulvo kaj asekuro plue malaltigas tiun sumon. 488
La Plebsa Ligo eldonas tie ĉi du gravajn lernolibrojn «Skizo de Eŭropa Historio» kaj «Edukado en Sovetio» verkita de Scott Nearing ĵus reveninta el tiu lando.
Jen faktoj ĵus donitaj de T. Johnston, M. P. pri la jutlaboristoj en Bengalo. Laboristo ricevas pojare 12,5 funt. sterl. La dividendo meza dum 10 jaroj por ĉiuj jutfabrikejoj estis 90 proc. Unu, la Kinanison Mill, en 1920 pagis 400 proc.; en 1924, 160 proc. Virinoj kaj knabinoj ricevas ĉiusemajne 3,4 ŝil.; teksistoj 9 ŝil. ĉiusemajne. 488
La inĝeniera metio en Anglio
Unu el la plej gravaj industrioj en Anglio, nuntempe, nome tiu de la inĝeniera metio, estas en la mezo de granda krizo.
La diversaj dungistoj insistas, ke laboristoj laboru pli da horoj, kaj samtempe akceptu malaltigon de salajro.
La preteksto estas, ke en la konkurado kun aliaj landoj, Anglio ne povas produkti diversajn maŝinojn, aŭtomobilojn, pres-maŝinojn sufiĉe malkarajn por trovi novajn aĉetantojn, aliflanke la laboristoj en la inĝeniera metio, nuntempe ricevas la mizeran salajron de £ 3 0/11 po semajno de 47 horoj, kaj tiu sumo estas konsiderita abomena; ĉar la laboro nun iĝas pli kaj pli preciza en karaktero.
Ekzistas inter la vicoj de la inĝenieroj multaj senlaboruloj, pro tio la diversaj metiaj unuiĝoj aŭ sindikatoj forte kontraŭstaras malaltigon de salajroj, kaj plilongigon de la labortago.
Unu el la plej bedaŭrindaj aferoj, kiuj ekzistas en la inĝeniera metio estas, ke tro multaj unuiĝoj troviĝas en la sama metio, ekzemple, inĝenieroj diversspecaj povas aliĝi al 40 apartaj unuiĝoj, kaj ŝajne, ĉiu unuiĝo penas havigi aparte por siaj anoj la plej bonajn kondiĉojn kiuj estas haveblaj, kaj pro tiu fakto, en multaj okazoj la laboristoj estus facile venkitaj.
Tamen nuntempe oni celas ordigi tiun malbonan staton al pli bona, kaj baldaŭ en la estonteco la diversaj unuiĝoj havos oportunon voĉdoni pri la taŭgeco de unu granda unuiĝo por la tuta inĝeniera laboristaro. Antaŭ la granda milito la inĝeniera metio okupis la plej unuan lokon en la rolo de graveco en Anglio, nun ĝi okupas la duan.
Estas la konstrua metio, kiu prosperas pli bone ol la alilaj metioj.
Multaj konstruaĵoj, kiel hotelroj, teatroj, grandegaj oficejoj, kinomatografejoj, ktp. aperas rapide unu post la alia, kaj tiu donas multe da laboro al la konstruaj laboristoj, sed ensorbigas malmultajn inĝenierojn.
Nun oni devas atendi la rezulton de la voĉdonado pri la unuiĝo de la malgrandaj unuiĝoj al unu granda enhavanta ĉiujn laboristojn kiuj laboras en la metio, ĉu li estas konsiderata lertulo aŭ ne, kio tute ne gravas en la batalo por pli bonaj laboro kaj vivkondiĉoj.
Verkis S-ro S. W. Brown.
— página 5 —
SENNACIULO — 5
≡ DISKUTEJO ≡
Projekto de programo
de SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA (SAT) Proleta Esperanto-Organizaĵo Unuecfronta por interservo kaj kultureduko reciprokaj.
Ĉe la V. kongreso de SAT estis elektata komisiono, kiu havu kiel taskon finstudi sufiĉe detalan programon de nia organizaĵo. Sed tiu komisiono memkomprenebe ne pretendas rezervi al si la rajton pridebati la temon, kaj ĉiu SAT-ano povas do diri sian opinion, ĉu per kritikoj, ĉu per sugestoj.
La ĉi-suba projekto resumas koncize la ideojn; kiuj gvidis la pionirojn SAT-anojn kaj la taskojn, kiujn pli malpli trafe ili penis plenumi.
Post larĝa diskutado en la gazeto kaj debato ĉe la VI. kongreso, definitiva teksto de programo povos esti akceptata — kaj tradukata poste nacilingven por ke la celoj de nia organizaĵo estu ĝuste kaj large diskonigataj en la proletaraj medioj.
La 1. aŭgusto 1921, en la I. kongreso de la revoluciemaj esperantistoj, okazinta en Prago samtempe kun la XIII. Universala Esperanto-Kongreso, estis fondita universala organizaĵo sub titolo «Sennacieca Asocio Tutmonda», kiu sin bazas sur la sekvantaj konsideroj.
I. HISTORIA NECESECO DE LINGVO UNIVERSALA
1. Kapitalismo kaj lingvo universala
La evolucio de l’ kapitalismo pli kaj pli detruas la barojn inter la popoloj. La kapitalista mondekonomio per fervojoj, vaporŝipoj, aeroplanoj, senfadenaj telegrafo kaj telefono najbarigas kaj intermiksas la plej malproksime loĝantajn naciojn kaj portas la dunaturajn konkeraĵojn de burĝa civilizacio en la plej kaŝitajn angulojn, al la malplej progresintaj triboj de la mondo. La imperialista epoko akcentigas tiun disvolviĝon: la potenca aparato de financkapitalistaj grupaĉoj, trustoj kaj karteloj, pli kaj pli interplektiĝantaj sur tutmonda skalo, kunligas la tutan homaron sub koncentrigita ekspluatado. La tiala giganta plimultiĝo de la interpopolaj rilatoj, la kreiĝo kaj plifortiĝo de milionoj da ligiloj diversspecaj inter la popoloj neelŝireble unuigitaj per komuna, tutmonda ekonomio, la kreskanta nombro de popoloj nove kulturiĝantaj kaj partoprenantaj al tiuj rilatoj, forigas ĉiam pli kaj pli la monopolon de la lingvoj de la grandaj kulturnacioj en la diversaj aferoj de ekonomia, politika kaj kultura vivo internacia. Tiuj naciaj lingvoj ĉiam malpli povas pretendi la rolon de komuna lingvo tutmonda; pli kaj pli sentebliĝas la neceseco de lingvo universala kiel komuna interkomprenilo.
2. Proletaro kaj lingvo universala
Samtempe kaj sammezure kun la evolucio de l’ kapitalismo disvolviĝas, sur bazo pli kaj pli tutmonda, la klasbatalado de la proletaro kontraŭ ĝiaj premantoj kaj eluzantoj. La tutmonda interplektiĝo de la proletaj interesoj estas ankoraŭ pli forta ol de tiuj de la kapitalista klaso. La moderna industria laboro, kiu logike entenas sklavigon de la laboristoj per la kapitalistaro, en ĉiuj landoj senigas la proletaron je naciaj trajtoj. La laboristoj havas nenian patrolandon; oni ne povas de ili preni, kion ili ne havas. La venko de la laboristaro en unu lando instigas la proletan batalon en ĉiuj landoj; la malvenko de la laborista klaso en unu lando minacas la vivkondiĉojn de la proletoj de aliaj landoj; militiro de imperialista ŝtato en la kolonioj estas akompanata de pli forta premo sur la proletojn de la metropolo.
Ekonomian ekspluatadon kaj socian subpremon ofte akompanas, akcentigas, komplikas kaj maskigas nacia premo, perforto de pli granda nacio super nacio malpli granda, ekspluatado de koloniaj indiĝenoj kiel «malsupera raso». La multenombreco de la lingvoj kaj dialektoj multe fremdigas la homojn unuaj de la aliaj kaj plifaciligas perforton kaj ekspluatadon.
Nenian konfirmon de naciismo la proletaro subteni povas, — kontraŭe, ĝi subtenas ĉion helpantan al la forigo de la naciaj diferencaĵoj, al la disfalo de la naciaj baroj; ĝi subtenas ĉion kiu pli kaj pli densigas la ligojn inter la nacioj, ĉion kondukantan al la asimiliĝo de la popoloj.
Se la burĝaro pli kaj pli ofte bezonas kaj uzas internacian lingvon, la laborista klaso milope pli urĝe bezonas tian instrumenton por sia klasbatalo.
3. La solvo de la mondlingva problemo
La bezono ekzistis; ĝi postulis solvon.
Meze de la alta perfektigo de la teknikaj inventaĵoj kaj vasta aplikado de la gravegaj, modernaj scienceltrovaĵoj — pli kaj pli kreskas la neceso de teknika perfektiĝo de la lingvo. La elemento de internaciaj vortoj, pli kaj pli enpenetranta en la naciajn lingvojn, la pli kaj pli granda racionalizado de la lingva strukturo, kreskanta pro la intensiĝo de la moderna kulturvivo, montris la vojon por kreo de lingvo internacia. La naturan procedon de la intermiksiĝo kaj asimiliĝo de la homoj plene povas akceli kaj intensigi, se ili ĝuste konstatas la vojon de la plua evolucio. Tial jam nun estas starigeblaj iaj normoj de la estonta lingvo universala kaj ĝiaj elementaj formoj, validaj por la proksima epoko. Sed la solvo de la demando pri lingvo interpopola ne estas pure filologia tasko, sed ankaŭ grandparte socia problemo.
Dum la daŭro de la lastaj tri jarcentoj, multnombraj penoj por artekrei lingvon tutmondan estis faritaj. Sed nur unu sistemo, Esperanto, publikigita unuafoje en 1887 de D-ro L. L. Zamenhof, formita el la naturaj vortradikoj koincidantaj en la plimulto de la plej kulturaj lingvoj de la mondo, kaj samtempe konstruita laŭ simpla, sed logika kaj severa skemo de vortformado, dum daŭro de sia longa praktika aplikado en ĉiuj regionoj de la vivo, tekniko kaj literaturo perfekte pruvis sian absolutan taŭgecon kaj vivkapablecon kaj atingis vastan disvastigitecon en ĉiuj landoj kaj kontinentoj, en okcidento kaj en oriento.
II. ESPERANTO KAJ PROLETARO
1. Esperanto eniras la socian vivon
La vasta tutmonda movado, kreita de la lingvo esperanto, jam delonge ĉesis esti pure lingvista, sed transirante sur la socian kampon, ĝi penetris ĉiujn sociajn klaso’n, kiuj nature ĝin praktike uzas por siaj klasaj interesoj.
2. Lingvo universala, produktaĵo de kapitalismo, sin turnas kontraŭ sian kreinton
La kapitalismo, kies senlima etendiĝo kreis la bazon por liberigi la homaron kaj por unuigi la popolojn dividitajn ne povas mem plenumi tiun taskon, ĉar ĝiaj internaj kontraŭdiroj pli kaj pli akriĝantaj — inter produktado kaj distribuado, inter kapitalo kaj laboro, inter produktadordo socia kaj propraĵ- kaj alproprig-sistemo privata, inter tuteco de mondekonomio kaj malvastaj grupinteresoj — ĵetas la sistemon de krizo al krizo kaj de internacia milito al internacia milito. Tiel la kapitalismo detruas periode, per teruraj mondmilitoj, la ĝermojn kaj radikojn, de ĝi mem kreitajn, de tuthomara kulturo. Pro tiu duobla karaktero de la kapitalista kulturo, esperanto en la manoj de la burĝa klaso povas esti nur trompo, blufo aŭ ludaĵo; kaj en tiuj kazoj, kie la burĝaro esperanton serioze uzas, ĝi utiligas ĝin por siaj klasaj celoj kontraŭ la proletaro.
La espero, ke la kapitalismo ĝenerale utiligos esperanton por la bono de l’ homaro, estas naiva iluzio. Esperanto ne povas esperi sukceson per klaso, kies intereso estas milita internacieco. Kaj esperanto estas mem dutranĉa glavo en la manoj de la ekspluatistoj, ĉar lastfine la uzado de lingvo universala eĉ flanke de burĝaro plifortigas la internaciajn, kontraŭkapitalistajn tendencojn en la popolamasoj.
3. Esperanto je servo de burĝaro
Naciaj ŝovinistoj per esperanto faras naciteman propagandon por siaj respektivaj registaroj kapitalistaj. Pastroj ĝin aplikas por disvastigo de la ekleziaj trompoj, por stultigo de la popolo per ĉielaj sensencaĵoj kaj por ŝirmado de la reala, surtera ekspluatado kapitalista. Policanoj ĝin uzas por pli efike persekuti la proletajn batalantojn sur internacia skalo. Burĝaj pacifistoj ĝin utiligas por disvastigi la trompajn ideojn de interklasa harmonio kaj de tiel nomata «interna ideo de esperanto», celante solvi ĉiujn sociajn kaj naciajn malfacilaĵojn de la nuntempo per enkonduko de esperanto, kaj klopodas tiel deturni la atenton de la laboristaro de ĝiaj klasaj interesoj.
4. Esperanto je servo de proletaro
Esperanto povas atingi siajn celojn en la kultura vivo de la homaro nur en la manoj de klaso vere tutmonda, kies aspiro al liberigo ne estas iluzio aŭ trompo kiel tiu de la burĝaj pacifistoj kaj de la eklezio. Tial la sola klaso, kiu kapablas realigi la ĝeneralan uzadon de lingvo universala, estas la laborista klaso.
— página 6 —
6 — SENNACIULO
Enkonduko de lingvo universala grave faciligos la interpopolan kontakton de la malsupraj tavoloj de la popoloj; lingvo universala al ili malfermos larĝajn perspektivojn en tutmonda skalo. Lingvo universala jam nun fariĝas pli kaj pli necesa por la proletaro en la kadro de la kapitalista sistemo, pro la senĉesa kreskado de la interpopolaj ligiloj. Ĝi fariĝos nepre necesega en la socio bazata sur libera laboro sen ekspluatado, al kiu aspiras kaj por kiu batalas la proletaro klaskonscia.
Esperanto en la manoj de la laborista klaso estos potenca armilo en la klasbatalo.
III. SAT kaj ĝiaj celoj
1. Esperanto je la servo de la proletaj klasorganizaĵoj
Meti en la manojn de la laborista klaso la potencan armilon esperanto por la klasbatalo — jen la historia funkcio de SAT.
La diversaj klasbatalaj organizaĵoj proletaj pli kaj pli akre sentas la mankon de universala lingvo; al ili sin turnas SAT, proponante al ili siajn servojn, sed samtempe ilin atentigante, ke ili plene profitos el ĉiuj avantaĝoj de esperanto nur tiam, kiam ili mem rekomendos kaj favorigos la ĝeneralan lernadon kaj utiligadon de tiu lingvo.
Sed jam antaŭ atingo de tiu lasta kaj ĉefa celo: oficiala akcepto de esperanto kaj ĝia uzado en la klasaj organizaĵoj proletaj — SAT praktike povas meti sian lingvon je la servo de la proletara klasbatalo:
a) SAT metas sian gazetaron je dispono de la laboristaj organizaĵoj;
b) SAT organizas informservon tutmondan por la diversspecaj asocioj de la proletaro;
c) SAT servas kiel peranto ĉe la interrilatoj de nesamlingvaj asocioj laboristaj.
2. Sur frontsektoro de interpopola interligo, sur kultura kampo
a) por sennaciismo
En la ĝenerala proleta luktado, SAT estas kultura batalorganizaĵo sur la frontsektoro de interpopola interligo. Dum aliaj proletaj organizaĵoj konsideras kiel sian specialan taskon politikan, sindikatan aŭ kooperativan agadon, korpkulturan kaj sportan edukon ktp., la laborista esperantomovado, koncentrita en SAT, havas sian ĉefan batalkampon en la kontraŭnaciema luktado; instruante kaj klerigante, SAT zorgas kutimigi sian anaron — kaj per sia anaro la klason — al eksternacia sent-, pens- kaj agadkapablo, celante per tio eduki la specon de la plej bonaj el la tiel nomataj «internaciistoj»; ĝi celas plifaciligi la interrilatojn de siaj membroj, kreskigante ĉe ili per daŭra korespondado, de fabrikejo al fabrikejo, per vojaĝoj ktp., fortikan senton de homeca kaj klasa solidareco, spiritostaton harmoniantan kun la estonta socio, kiam la sociordo nuna, ekonomiaj, ŝtataj kaj naciaj limoj ne plu ekzistos.
b) kontraŭ imperialistaj militoj
Fidela al tiu sia historia rolo, SAT batalas, firma kaj decidita, en intima komuneco kun la aliaj klasorganizaĵoj proletaj kontraŭ la imperialistaj militoj, en kiuj la kapitalista socio portas ĝis frenezeco la nacieman spiriton kaj devigas proletojn diversnaciajn al malamo, mortigo kaj buĉado reciprokaj.
c) kontraŭ dogmoj
Batalante kontraŭ ĉiuj militoj estigataj de la bezonoj de la ekspluatantaj klasoj, SAT nature batalas ankaŭ kontraŭ la restaĵoj de dogmeca spirito, kiu ankoraŭ nuntempe disigas profunde la popolojn, pliakrigante nacian dividecon kaj plifaciligante ekspluaton kaj subpremon de unu popolo flanke de alia. Penante perigi al siaj membroj la novan sciencecan kulturon tuthomaran, SAT ignoras la senbazan kredon je dio, rekomendas al siaj membroj ne esti anoj de iu eklezio kaj atentigas ilin pri ilia morala devo eduki siajn infanojn laŭ scienceca mondkoncepto.
3. Literaturaj celadoj
SAT konsideras kiel unu el siaj plej gravaj taskoj, eldoni en esperanto la verkojn de la plej famaj gvidantoj de la klaskonscia proletaro kaj aliajn valorajn librojn. Ĝi per publikigo de originalaj esperanto-literaturaĵoj celas peri kaj helpi al kreado de literaturo spegulanta la principojn kaj la idearon de la asocio.
4. Unueca fronto proleta
La ĉefa tasko de SAT povas esti neniel politika, ĉar jam ekzistas politikaj organizaĵoj klasbatalaj, kaj plenumi iliajn politikajn funkciojn SAT neniel pretendas. SAT penas esti pure praktika serva aparato, samtempe celante kulturan edukadon.
La praktikeca, serva, kultureca esenco de SAT antaŭdifinas ĝin kiel organizaĵon de unueca proleta fronto kontraŭkapitalista. Ĉiuj proletoj, sendepende de ilia partianeco politika, nur se ili ne apartenas al kontraŭproletaj organizaĵoj, povas esti membroj de SAT. Ĉiu membro de SAT povas kaj eĉ devas uzi la praktikajn servojn de la asocio profite por sia aparta organizaĵo (ĉu politika, ĉu profesia, ĉu kultura), sed SAT malaprobas kaj evitas ĉian emon transporti en la asocion mem la disputpunktojn, kiuj dividas la diversajn proletajn organizaĵojn. SAT opinias malutila, ke la laboristaro esperantista krom sia apartiĝo de la esperantistaro burĝa ankoraŭ dividiĝu laŭ la partiaj tendencoj de la laboristaro por sia ĝenerala laboro esperantista. Nature la membroj de SAT aplikas esperanton por la utilo de la laboristaj organizaĵoj kaj partioj kies anoj ili estas. Super ĉio devas stari la unueco de la klaso laborista kaj la komuneco de ĝia batalado kontraŭ la kapitalismo, en ĉiu plene subtenanda unueca fronto proleta.
5. SAT kaj burĝaj, tiel nomataj «neŭtralaj» esperanto-organizaĵoj.
Plenumante sian porproletan funkciadon per utiligo praktika de la lingvo esperanto, SAT kontaktas kun aliaj esperantistaj asocioj nur je teknikaj problemoj, ĉefe pri unueco de la uzata lingva sistemo. Komprenante tamen, ke grandaj nekonsciaj masoj de la laboristaro kaj aliaj proletaj elementoj en multaj landoj daŭre restas ankoraŭ sub influo kaj trompo de la falsa neŭtraleco kaj eĉ tute burĝeca ideologio, SAT neniam devas deturni siajn rigardojn de tiuj organizaĵoj: ĝi devas memorigi je ĉiuj okazoj al la proletaj membroj de tiuj asocioj, ke restante en la burĝa esperantomovado, ili staras en putranta marĉo kaj ke ilia loko estas en la vicoj de la laboristaj esperantistoj, de la SAT-anaro.
Esperanto en lernejon!
En nia malgranda urbeto (Petrovskij-Zavod, Transbajkalia gub.) Esp-movado nun kreskas, kaj marŝas per grandaj paŝoj antaŭen.
Vi do ĉiuj jam povis vidi sur paĝoj de «Senn.» pri nur komencintaj kaj organizintaj rondetoj kaj kursoj («Senn.» n-o 8 [60]).
Laboro de ĉi tiu rondeto estis interrompita per kaŭzo tre grava: Klubo laborista, kie ni kunvenadis, fermiĝis, ĉar ĝiaj muroj estis malnovaj kaj por vivo de enirantoj en ĝi estis jam tre danĝera.
Trapasis duona monato — ejo estis trovita. Laboro renoviĝis. Ni ĉiuj denove kunvenas.
Depost renovigo de niaj lecionoj, post la konstanta antaŭa laboro de k-do Tomilov, kune kun kelkaj k-doj, estis fondita tre multenombra rondeto de Esp-o ĉe lernejo de dua grado, eĉ ni povas ĝin nomi kiel societo, nur el gelernantoj.
La 28. jan. ili kunvenis. Parolanto estis k-do Tomilov. Li sufiĉe klarigis la necesecon, la utilon kaj grandegan rolon de la lingvo internacia Esp-o, je la servo de l’ tutmonda proletaro, kaj alvokis ĝin nepre eklerni; ĉi momente iu el ĉeestantoj laŭte proponis ĉe lernejo organizi kursojn.
Estis evidente, ke gelernantoj tre volas kaj deziras lerni la lingvon, samtempe salutas el koro ĝian enkondukon en lernejon.
Bedaŭrinde ĉe ni jam posedanta nian lingvon — k-doj mankas, pro kio ni devas konstati treegajn malfacilaĵojn por k-do Tomilov, ĉar li eĉ ne plu havas ripozon.
Enskribiĝis en rondeton 108 gelernantoj. Malgraŭ ĉiuj kontraŭaĵoj laboro daŭras kaj estos nepre daŭrigota.
En venonta printempo ni havos verŝajne jam parolontajn gek-dojn ne malpli ol 50, krom rondetanoj ĉe laborista klubo.
Instruadon, kiel en rondeto, samtiel en lernejo k-do Tomilov faras laŭ praktikparola metodo, ĉar ĝi havas pli da sukceso ol la metodo gramatika.
Ni studas libron «Petro», jam legas la «Senn.», sekve povas baldaŭ enirigi SAT ankoraŭ kelkajn k-dojn — pro kio kvankam ni plenumos ne multe niajn komunajn taskojn.
5580 Anatom
— página 7 —
SENNACIULO — 7
≡ KRONIKO ≡
Denove ni devas ripeti, ke la raportoj por «Kroniko» tre ofte enhavas samtempe alvokoforman anoncon per kiu la raportanto petas kutime pri alsendo de ekspoziciaĵoj kaj korespondaĵoj (esp.-presaĵoj, skribaĵoj ktp.). Unufoje por ĉiam ni diras, ke alvokojn, anoncojn kaj koresp.-anoncojn ni estonte forlasos el la raportoj kaj presigos ilin nur post antaŭa pago. — La raportoj estu koncize verkitaj kaj el multaj urboj sendataj — sufiĉas poŝtkarto. Red.
Aŭstrio
Wiener Neustadt. La grupo de Aŭstria Laboristo Ligo Esperantista gvidas nun du kursojn kun 28 lernantoj kaj instruas laŭ la lernlibro «Petro». Ĉiuvendrede okazas la grupvespero en la kafejo Bernhardt, Wiener Neustadt, ĉefplaco, dum kiu oni prelegas la «Sennaciulon» kaj diversajn esp. gazetojn. La esperanto movado malrapide sed certe progresas en nia urbo.
Britio
Altrincham apud Manchester. Okazis 28. febr., granda propaganda kunveno por SAT kaj ĝiaj celoj.
K-dino Mrs. France (508) donis elokventan paroladon en la Altrincham Labour Halo al kvindek anoj de la loka partio.
Gilbert Cook (prezidanto de la loka «Trades k. Labour kouncil») prezidis, kaj parolis pri siaj esp. spertoj en Manchester kun hungara revoluciulo, ano de SAT n-o ? K-dino France montris, ke «Marx’a» vidpunkto, ke klaskonsciaj laboristoj bezonas SAT, ĉar la mondo estas ekonomie unuiĝinta.
Al la demando por Esp.-kurso, k-do Cook klarigis, ke la «Trades k. Labour Council» tion aranĝos kun la SAT-peranto de Altrincham, Arthur Sheldon (4301), 11 Brentwood Avenue, Jimperley., Cheshire.
Posoa (3328)
Ĉekoslovakio
Plzen. La 28. febr. ĉ. j. kunvenis SAT-anoj de Pilsen kaj ĉirkaŭajo, por priparoli la faktojn kaj niajn devojn por SAT.
Niaj k-doj sufiĉe estis reprezentitaj kaj k-do Schweinfurter enkondukis la ĉeestantojn per sia malferma parolado en nian idearon. K-do Burda parolis pri SAT kaj necesecon de unuecorganizaĵo kaj niaj taskoj en lab. rondoj. La debatintaj k-doj «Pešek kaj Stadler aliĝis al opinioj de parolanto kaj ĉiuj ni ĝoje akceptis proponon fondi liberan SAT-laborkomunon en Pilsen, k-do Stadler ankaŭ kritikis la aŭtoremecon de kelkaj SAT-anoj. Ni varbu kaj propagandu en ĉiuj okazoj! Nun floru nia SAT-laboro unuecfronte! Kunveno ĉiun duan monaton ĉe «Macht» en Pilsen.
SAT-ano 4102
Ĉekoslovakio — Orient-Saksio. La 28. februaro okazis en Dönis apud Grottau (Ĉek.) kunveno de la lab. esp-istoj el la norda parto de Bohemio kaj Orient-Saksio. La 67 ĉeestintoj estis venintaj el 15 lokoj de ambaŭ landoj. La samtempe aranĝita esperanto-ekspozicio ne inde sukcesis, ĉar la tieaj laboristaj organizaĵoj ne estis invititaj sufiĉe frue. Tio devas esti instigo, estonte pli intense prepari similajn aranĝojn. — La celo de jenaj kunvenoj estas — kiel deklaris kamarado Bauer — ĉiam denove senti kaj agi kiel klaskonsciaj laboristoj, por kiuj nia Esperanto estas internacia ilo. Kelkaj grupoj raportis pri sia laboro respektive sukceso. Samtempe oni priparolis la diversajn instrumetodojn kaj la eblon, kie oni ankoraŭ povus komenci kurson. Rilate al diversaj opinioj por SAT kaj LEA k-do Bauer atentigis, ke tio ne devas disigi nian komunan laboron; krome la pasinta SAT-kongreso elektis kompran komision, kiu solvu ĉi-tiun demandon. K-dino Bouda diris, ke ŝi kiel delegitino en Sovetio spertis la grandan valoron de Esp. kiel interkompreniĝilo, kaj ke ŝi ĉiam denove ekkonas, ke nia lingvo en la land- kaj mondskalo tre helpas kaj helpos, fratigi la laboristaron. — Ĉiuj deziris, plej eble baldaŭ denove renkonton, ĉar oni multe lernas per tio.
SAT-ano 4666
Francio
Marseille. Daŭrigante sian viglan varbadon, la labor. esp. grupo organizos, je la fino de la kursoj (aprilo) ekspozicieton. Danke ni ricevos poŝtkartojn, let., dokum. el ĉiuj specoj. Oni ĉion adresu je la nomo de la SAT-grupo al k-do Ferrero Emile, 20, rue des Convalescents, Marseille.
Germanio
Dortmund. Danke al la efika laboro de la frankfurtaj gekamaradoj dum la internacia laborista olimpiado la esp-a movado en nia urbo ricevis ĝojigan impulson inter la sportularo. Antaŭ unu jaro nenia esp-a movado ekzistis ĉi tie. Antaŭ kvin monatoj komenciĝis kvin komencantokursoj kun ĉirkaŭ 140 gelernantoj. Nun post finiĝo de la kursoj restis ĉirkaŭ 65 fidelaj al ni. Tio sufiĉe kontentigas nin konsiderante, ke du fitradiciaj malhelpadas progreson de spiritaj fluoj: Eklezio kaj alkoholo! Nia anaro nun intencas praktiki la lingvon kun interesuloj en ĉiuj landoj. Pro tio ni petas sendi al ni skribajojn bonstilajn, kiujn ni respondos kolektive kaj bonstile. Samtempe ni petas alsendi ekspozmaterialon (gazetojn, poŝtkartojn ktp,) por grandioza ekspozicio okazonta la 13. junio 1926 ĉe laborista sporttago en nia urbo. Eksterlandanoj okaze
La senlabora koaksserĉanto
de SAO
I.
Pro la «ekonomia krizo» (kiu ja daŭras tiel longe, kiel regas la konata ora bovido) li fariĝis senlabora. En unu ĉambreto li loĝis kun sia patro. Dum tuta sia vivo la patro laboris, laboregis ĝis kiam oni lin, la kadukulon el plu bezonis. Malsato estis ĉiutaga gasto ĉe ili. Cetere, la malsaton ili povis toleri ĝis certa grado sed nun — la vintro venis. Karbon? Ili ne havis. Forneto staris en la angulo mirante, ke ĝi ne estas nutrata per brulaĵo.
La junulo vagis tra la strato, frostante, penante varmiĝi. Ekmalsanetis la patro pro la ĉiama restado en malvarma ĉambro — — —.
Ĝis nun la historio estas pli malpli ofta sed nun komenciĝas la iom aparta sorto de nia junulo.
Ĉiutage li iris al la senlaborula oficejo por demandi pri laboro. Kaj ĉiam li preterpasis karbominejon, kiu lokiĝis proksime de lia loĝejo. Ĉiutage li vidis el la mineja pordego elveturantajn grandajn aŭtomobilojn, ŝarĝitaj per amaso da koakso, kiun mendis la bonstatuloj. Oftfoje li jam observis, ke la koakseroj de sur la aŭtomobiloj falis teron. La «ekonomia krizo» ja devigis la proletojn forveturigi kiel eble plej multe da koakso — do ili ŝarĝis tro multe. Tamen, la nekomprenemaj aŭtomobiloj tuj redonis parton de la troa ŝarĝo.
Jen vidinte tion, nia senlabora amiko kuregis hejmen. Li provizis sin per saketo kaj reen rapidis. Reatinginte la minejan placon li diligente kolektadis la koakserojn, kiuj kuŝis sur la strato laŭlonge de la vojo, kiun uzis la aŭtomobiloj. Rapide la saketo pleniĝis. Li hejmenmarŝis ĝojoplene. La forneto avide konsumis la koakson kaj post mallonga tempo en la ĉambro regis agrabla varmo. Kvazaŭ nova vivo komenciĝis. Nun almenaŭ la vintro ne plu turmentis ilin ambaŭ. Kaj ĉiutage la senlabora junulo serĉis koakson — — —.
Pluvema mateno. Nia koaksserĉanto atendis pli ol horon sed li ne bonŝancas hodiaŭ. Aŭtomobiloj sufiĉe multe alveturadis. Sed neniu koaksero falis teren. La aŭtomobiloj estis pli zorgeme ŝarĝitaj.
Li ekremis. «Dio — se mi hodiaŭ ne ricevus hejtaĵon — la patro remalsaniĝus . . . li eble povus —.» Li ne plu pripensis. Nova aŭtomobilo alproksimiĝis. Kiam ĝi estis pretervoturinta li postkuris, kaptis la randon de la fermbreto, tiris sin supren — jen, supre sur la koakso li sidis. Fulmrapide li plenigis la saketon. Ankoraŭ unu — du, koakseroj — preta! Li saltis straten, feliĉa ke li nun povos varmigi la ĉambron.
«Ekstariĝu!» iu vokis. Li turniĝis — antaŭ li staris policisto. Kaj nun komenciĝis la kutima afero. La koaksserĉanto diris sian nomon, straton; la policisto ĉion atente notis — — —.
II.
Post kelkaj semajnoj la junulo staris antaŭ la juĝisto. Li klarigis, kial li «ŝtelis», pro la malvarma ĉambro pro la malsana patro kaj karbo mankis —. «Kial vi ne anoncis vin ĉe la urba bonfarejo?» (La urba «bonfarejo» pagas ĉiusemajne iom pli ol dolaron!) La juĝisto demandis. «Tiu institucio certe estus helpinta vin. Ĉiukaze vi prenis tion, kio ne apartenis al vi, do vi ŝtelis. Ŝtelado estas punenda — — —.»
En la aŭskultejo sidis la patro malsata febre frostante kun larmplenaj okuloj.
Alian tagon la gazeto raportis pri la senlabora koaksserĉanto plendante pri senmoraliĝo de la junularo ktp. Sub tio staris jena anonco:
«En la kunsido de la minejoposedantoj oni konatigis, ke la karboproduktado bone progresas. Tion kaŭzas la plilongigita labortempo kaj la malaltigitaj salajroj, kiujn ni pro la «ekonomia krizo» devis redukti. La akciuloj pli reinteresas pri la entrepreno, ĉar la dividendoj pli sumiĝis.»
Nia amiko suferas en malliberejo. La patron subtenas la urba bonfarejo (kiu pagas ĉiusemajne iom pli ol dolaron). Kaj la sinjoroj de la minejo — ĉu ili ne rabas? Ili estas profesiaj pravigitaj rabistoj. Neniu punas ilin kaj ili havas la rimedojn deteni de si tiujn, kiuj rabis pro mizero. Ili posedas la produktilojn, maŝinaron kaj — la potencon. Ĉu ni penu havigi al ni la produktilojn kaj la potencon, aŭ ĉu ni atendu, ĝis kiam oni nin traktas tiel same kiel la senlaboran koaksserĉanton?
— página 8 —
8 — SENNACIULO
vizitu nin. Ĉiu alsendaĵo kaj vizito el eksterlandoj helpos sennaciuligi nian rondon. Adresu al: A. von der Heid, Dortmund, Junggesellenstr. 9. Germanio.
Dresden. En kunveno, okazinta la 4. februaro oni elektis k-don Szczepanski kiel peranton. Estas decidita kotizo de 10 pf. pomonate de ĉiu k-do por la loka SAT-anaro. Kunvenoj okazas ĉiun unuan jaŭdon de l’ monato en Popoldomo. Loka SAT-movado reviviĝas iom post iom spite kelkaj malhelpaĵoj. Bedaŭre estas, ke partiaj tendencoj, retenas ankoraŭ multajn k-dojn de aliĝo al SAT, kiu realigu unikan fronton de l’ laboristaro. Sed tamen ni antaŭenmarŝos.
Rudolf Szczepanski (2611)
Polio
Lublin. La 24. febr. k. j. okazis sub prezideco de k-do Przybyszewski la ĝenerala jarkunveno de nia societo «Laboro». Pri la agado de l’ pasinta jaro raportis sekretario nia k-do M Tuler. Post la diskutado okazis elektoj de nova estraro. La rezulto de la balotado estas jena: prezidanto k-do H. Halpern, anstataŭanto k-do J. Zavada, sekretario k-do M. Tuler, kasisto k-do M. Tudrej.
La kunvenoj de l’ membraro okazadas ĉiudimanĉe de 11—1 h. posttagmeze en nia nova ejo: Beznardynska 28 unua etaĝo.
La estraro decidis je sia kunsido de la 28. febr. aranĝi 2 kursojn de Esperanto. Unu kun juda kiel instrulingvo por judaj laboristoj kiun gvidos k-do M. Tuler, kaj unu por polaj kun instrulingvo pola kiun gvidos k-do J. Zavada. La enskriboj jam komenciĝis.
M. Tuler
I. R. H. kaj Esperanto
Dum interna kunveno de I. R. H. en Holando estis laŭtlegata traduko de letero (en Esp-o), kiun ricevis nia kamarado Dekker de rusa I. R. H.-ĉelo. En ĉi tiu letero estis skribita pri la labormetodo de ĉi celo, pri la uzado de kolektita mono ktp. En Nederlando preskaŭ ne ekzistas interrilato de la membroj kun la sekcioj kaj tial la Ĝenerala Konsilantaro de I. R. H. ŝatus ricevi leterojn de alilandaj ĉeloj pri la interna vivo, laboro ktp. Tiuj leteroj estos pritraktataj dum la I. R. H.-Kongreso en aprilo 1926.
Tutmondaj kamaradoj, helpu!
La 27. kaj 28. marto 1926 okazos la tutlatvia kongreso de socialdemokrata partio en Riga. Dum la kongreso oni pridiskutos ankaŭ la demandon pri internacia lingvo Esperanto. Kvankam la 5. regiona komitato de la partio kaj la centra komitato en ĉi-tagoj tre favore rilatis al Esperanto, tamen estas grupo, kiu treege kontraŭstaras kaj malhelpas al la afero. Ĉi grupo konsistigas la kulturkomision de la partio. Antaŭ kelkaj tagoj ĝi akceptis treege malfavoran al Esperanto rezolucion, kio povos influi la kongresanojn.
Karaj kamaradoj tutmondaj, montru nun al la skeptikuloj, ke Esperanto vivas, ke ĝi ne nur estas taŭga interkomprenilo por la tutmonda laboristaro, sed de lasta jam aplikata. Sendu esperantlingvajn saluttelegramojn — leterojn al menciita kongreso laŭ jena adreso:
«Riga, Latvio, Socialdemokratu partijas kongresam».
Partioj, asocioj, profunioj, societoj, grupoj konsciu pri via devo.
A. Krastin
KORESPONDEJO
5650 — Bonvolu ĝuste afranki viajn let. jam dufoje mi pagis punafrankon.
4786 — Nuligu tiun kotizmarkon. Adm.
5458 — Manuskriptoj kun la de vi cititaj titoloj ne alvenis.
728 — Vi ricevos skriban respondon.
5738 — Vi ricevos skriban respondon rilate «Kion ni kantu».
5402 — «Senn.» alvokis denove pri sama temo en n-ro 22.
Red.
Esperanto en la Internacia Laboroficejo
Jam de pli ol 5 jaroj la Internacia Laboroficejo en la Ligo de Nacioj uzas Esp-on por siaj celoj. Al la organo «Esperanto» de la Universala Esperanto Asocio en Genève ĝi aldonas en eldono de 10000 ekzempleroj apartan Bultenon en Esp-o. La oficejo ankaŭ dissendas ĉiujn informojn por la gazetaro krom en angla kaj franca lingvoj ankaŭ en Esp-o.
I. E. S.
Kunvoko al Locarno
3.—6. aprilo 1926
LABORPROGRAMO
Sabato, 3. aprilo, 5 h. vesp., Malfermo en la Salono de la Packonferenco (Palaco de Justeco)
Dimanĉo, 4 aprilo, 10 h. mat., kunsido de C. K.
Lundo, 5. aprilo, 9.30 h. mat., komuna kunsido
Lundo, 5. aprilo, 3 h. ptm., komuna kunsido
Mardo, 6. aprilo, 9,30 h. mat., kunsido de K. R.
Mardo, 6. aprilo, 3 h. ptm., komuna kunsido
Por K. R. — Por UEA
John Merchant — Hans Jakob
Internacia Centra Komitato de la Esperanto-Movado
Dr. Edmond Privat — Robert Kreuz
Prezidanto — Ĝen. Sekretario
Atentu!
Odesa SAT-grupo interkonsentis kun Redakcio de lab. semajna ilustrita jurnalo «Skval» pri presado de diversaj fotoj el laborista k. kamparana vivo. Por ĉiu presita fotajo la Redakcio pagas 1,5 dol. (3 rubl.) al sendinto. Adresu: Sovet-Unio, Odessa, Krasny pereulok, N 11/13, al Peranto de SAT B. Kasparov.
Stenografiistoj
Dum pasko 1926 okazos Asoci-tago de la germana Lab. Steno.-Asocio, sistemo Arends. Por interesigi ankaŭ la stenografistojn por nia lingvo, kiu ja ankaŭ havas similan kulturan celon kiel ni, provu de la vialandaj stenografistaj unuiĝoj sendigi esperantlingve salutleterojn al tiu Asocitago. Ankaŭ esperantogrupoj kaj lab.-organizaĵoj agu same. Adr. Bundestag des Deutschen Arbeiter-Stenographenbundes, System Arends, Volkshaus, Görlitz i. Schl. (Germanio).

★ Sennacieca Asocio Tutmonda — Eldona Fako Kooperativa — PETRO — Kursa Lernolibro por laboristoj laŭ parola metodo. — Prezo: 0,70 mk. g. inkl. afranko. — Post la studado de "PETRO" estas rekomendinde por progresuloj tralegi — NI LEGU — Internacia Legolibro. 45 Rakontoj, Poemoj kaj Humoraĵoj el 15 diversaj lingvoj, kolektitaj kaj aranĝitaj de BRUNULO. — Prezo: 1.— mk. g. — La taŭgeco de la libro estas pruvita per tio, ke la 2a eldono estas elĉerpita kaj la 3a eldono estas en preparo. — Aĉetebla ĉe Administracio de SAT R. Lerchner, Leipzig-Stötteritz, Colmstr. 1 (Germ.)
★ Sennacieca Asocio Tutmonda — Eldona Fako Kooperativa — PETRO — Kursa Lernolibro por laboristoj laŭ parola metodo. — Prezo: 0,70 mk. g. inkl. afranko. — Post la studado de «PETRO» estas rekomendinde por progresuloj tralegi — NI LEGU — Internacia Legolibro. 45 Rakontoj, Poemoj kaj Humoraĵoj el 15 diversaj lingvoj, kolektitaj kaj aranĝitaj de BRUNULO. — Prezo: 1.— mk. g. — La taŭgeco de la libro estas pruvita per tio, ke la 2a eldono estas elĉerpita kaj la 3a eldono estas en preparo. — Aĉetebla ĉe Administracio de SAT R. Lerchner, Leipzig-Stötteritz, Colmstr. 1 (Germ.)

Sendu fotografaĵojn! La eldonejo de la "Arbeiter Illustrierte Zeitung" (Laborista ilustrita gazeto) petas sendi al ĝi fotografaĵojn de Esperanto-grupoj, ekskursoj k. a. okazoj ĉiulandaj, kiuj interesas la laboristaron. La koncerna eldonejo promesas eĉ pagi iom da rekompenco aŭ sendos almenaŭ ekzempleron de l' gazeto, kiu enhavas la fotografaĵon de vi senditan. Ni valorigu nian lingvon laŭeble! Adresu al "Proleta Esperanto Presservo" Leipzig, Gerberstr. 24 H. (Germanio).
Sendu fotografaĵojn! La eldonejo de la «Arbeiter Illustrierte Zeitung» (Laborista ilustrita gazeto) petas sendi al ĝi fotografaĵojn de Esperanto-grupoj, ekskursoj k. a. okazoj ĉiulandaj, kiuj interesas la laboristaron. La koncerna eldonejo promesas eĉ pagi iom da rekompenco aŭ sendos almenaŭ ekzempleron de l’ gazeto, kiu enhavas la fotografaĵon de vi senditan. Ni valorigu nian lingvon laŭeble! Adresu al «Proleta Esperanto Presservo» Leipzig, Gerberstr. 24 H. (Germanio).

Superdelikata Mielo — Spec. prezoj por SAT-anoj: 5 kaj 10 kg. por Franc., respekt. 39 kaj 75 fr. fr. afrankite — por Alĝ. Belg. 43 kaj 85 — Marok., Svis., Hisp., It., 45 kaj 88 — Angl., USA., Hol. ktp. 50 kaj 95. Por poŝtrembursa pago, aldoni: Franc. 2,50, aliland. 5 fr. fr. (Francianoj uzu la poŝtĉekkonton: Paris I, C. 541.02). Stephen Mc Say, Gourdez-Luisant (E. & L.) Francio
Superdelikata Mielo — Spec. prezoj por SAT-anoj: 5 kaj 10 kg. por Franc., respekt. 39 kaj 75 fr. fr. afrankite — por Alĝ. Belg. 43 kaj 85 — Marok., Svis., Hisp., It., 45 kaj 88 — Angl., USA., Hol. ktp. 50 kaj 95. Por poŝtrembursa pago, aldoni: Franc. 2,50, aliland. 5 fr. fr. (Francianoj uzu la poŝtĉekkonton: Paris I, C. 541.02). Stephen Mc Say, Gourdez-Luisant (E. & L.) Francio

Kiu scias rekomendi libron, kies enhavo temas pri "Epidemia encifalit" (lat. espr.) "Esenco de dormo", letargia stato? Ĉu ĝi estas presita en angla, franca, germana aŭ esperanta lingvoj, ne domaĝas; ĉiu estas egalvalora. Oni informu pri titolo, aŭtoro kaj eldonejo la Adm. de SAT aŭ W. Torner, Königsberg i. Pr. 9, Flottwellstr. 18, I.
Kiu scias rekomendi libron, kies enhavo temas pri «Epidemia encifalit» (lat. espr.) «Esenco de dormo», letargia stato? Ĉu ĝi estas presita en angla, franca, germana aŭ esperanta lingvoj, ne domaĝas; ĉiu estas egalvalora. Oni informu pri titolo, aŭtoro kaj eldonejo la Adm. de SAT aŭ W. Torner, Königsberg i. Pr. 9, Flottwellstr. 18, I.

Laboristoj de Odesa Vitra Uzino koresp. kun ĉiulandaj proletoj pri lab. vivo, prof. mov. kaj politiko L, PK, Pl. Nepre resp. Adr.: Odessa, Sovet-Unio. II zastava, Melnikova, 8. Stekolny zavod, al k-do Maleviĉ.
Laboristoj de Odesa Vitra Uzino koresp. kun ĉiulandaj proletoj pri lab. vivo, prof. mov. kaj politiko L, PK, Pl. Nepre resp. Adr.: Odessa, Sovet-Unio. II zastava, Melnikova, 8. Stekolny zavod, al k-do Maleviĉ.

★ LA Ĝenerala Konsilantaro de I. R. H. en Holando petas de ĉiulandaj anoj aŭ ĉeloj de la I. R. H. leterojn en Esperanto pri iliaj labormetodoj, propagando, ktp. Sendu ĉion antaŭ la 10. aprilo 1926 al K-do R. A. Dekker, Kanaalstraat 161, Amsterdam (Nederlando) ★
★ LA Ĝenerala Konsilantaro de I. R. H. en Holando petas de ĉiulandaj anoj aŭ ĉeloj de la I. R. H. leterojn en Esperanto pri iliaj labormetodoj, propagando, ktp. Sendu ĉion antaŭ la 10. aprilo 1926 al K-do R. A. Dekker, Kanaalstraat 161, Amsterdam (Nederlando) ★
Presejo: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG
N.º 79, 1 de abril de 1926
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —

Kaplinio de la gazeto: granda stiligita titolo «SENNACIULO» en ornama nigra literaro; supre kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. kaj la vortoj «APERAS … SEMAJNE»; sub la stelo, en kadro, la devizo «ESPERANTO JE LA SERVO DE L' TUTMONDA PROLETARO».
Kaplinio de la gazeto: granda stiligita titolo «SENNACIULO» en ornama nigra literaro; supre kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. kaj la vortoj «APERAS … SEMAJNE»; sub la stelo, en kadro, la devizo «ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO».
2-a Jaro, N-o 27 (79) — APERAS S.A.T. SEMAJNE — 1. Aprilo 1926
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
| Sidejo de la Redakci-Komisiono: Colmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio) | Sidejo de Ekzekutiva Komisiono de SAT 23, rue Boyer, Paris XX | Administranto: R. LERCHNER Colmstrasse 1, Leipzig O 27 |
Konferenco por malpliigo de la armiloj
Sep jaroj nun estas pasintaj depost la interpopola buĉado, kaj senĉese la venkintaj ŝtatoj estas laborantaj por kiel eble plej perfektigi la mortigilojn, kaj senarmigi la ŝtatojn Germanio, Aŭstrio, Bulgario kaj Hungario. Ĉi tiu fervora fabrikado de armiloj tute kontraŭas la statutojn de la Ligo de Nacioj, kvankam ĝi estis kreita de ili. Ne nur en la nove funditaj ŝtatoj novaj armeoj estas starigitaj, ankaŭ en la grandaj imperialistaj ŝtatoj la samo estas konstatebla. Ĉiuj provoj malmultigi la armadon restis surpaperaj.
Hodiaŭ nun estas konstatebla, ke la diversaj registaroj, kiuj preparas ĉiujn kruelaĵojn de la gasmilito, klopodas vivigi konferencon, celantan la malpliigon de armiloj. Aŭdante tion ni devas demandi nin, kio kaŭzis la subitan ideŝanĝon. Solvon ni trovas, se ni rigardas la gravajn financkrizojn, kiuj regas nun en la diversaj ŝtatoj. Pro ĉi tiuj krizoj al ili ne estas eble plenumi eĉ la plej etajn socialajn problemojn. Kaŭze de tio ili estas devigataj iomete koketi kun la ideo de senarmigo parteca, des pli ĉar ja la pacifista hipokriteco estas eminenta armilo de ĉiuj burĝaj registaroj. Krom tio neniu ŝtato malakceptus la senarmigon de alia.
Plej grandan intereson tiu-sence havas Ameriko. Ĝi estas la plej forta ŝtato nuntempe. Pro tio la tendenco de la amerikaj potenculoj estas, malgravigi la eŭropan armilnombron. Se Ameriko same kiel la aliaj malmultigas armilaron, ĝi tamen restus la plej forta potenco, ĉar ili posedas la plej progreseman industrion, kiuj ebligas preskaŭ tujan renovigon de la militiloj. Tion ni ja bone spertis dum la pasinta mondmilito. La supereco de Usono pli eminentiĝus ankoraŭ, se la militarista bando forlasus siajn tradiciojn, kaj preferus la industrian militon. La deziro de la unuigitaj ŝtatoj malpliigi armiladon sendube estas netrompa, ĉar ili ja posedas grandan potencon kaj tio estas la fame konataj doloroj. Ameriko estas la akuŝistino de la konferenco. La amerikaj bankpotenculoj intencis, kiel taktikuloj, limigi la senarmigon sur landarmeoj. Pro la vulkana situacio en la ekstrema oriento, malpliigo de ŝiparo ne estas konvena al ili. La financa supereco de Ameriko devigis Anglion kaj Francion obei al la granda frato kaj konsenti partoprenon de la konferenco. Pro la premo de ĝi, Ligo de Nacioj estis devigita fiksi daton kaj aranĝon de la konferenco. Ĝi devas okazi fine de 1926 aŭ komence de 1927. Antaŭe jam estas planitaj preparkonferencoj, kiuj devas zorgi kaj akceli unuecon, por ke la planita konferenco povu okazi je fiksita tempo. Ni vidas, ke Ameriko starigis sian propran teorion, nun Francio.
Same kiel Ameriko, ankaŭ Francio havas propran teorion. Francio alcelas pligrandigi sian soldataron kaj la soldataron de siaj vasaloj. Finance nuntempe ĝi troviĝas en ega mizera stato, tamen la francaj generaloj sopiras al la tempo, kiam la financkrizo apartenas al la estinteco, kaj denove povas pagi la armadon de Francio Polio kaj Ĉekoslovakio. Pro tio Francio ne toleras komparon kun la relative malgranda soldatnombro de Anglio. Ili bone scias, ke Anglio en nepra okazo povas armi grandan armeon kaj krom tio Anglio povas helpi armadon en Germanio, kiu posedas potencan kemian industrion kaj metalurgion.
Anglio kompreneble prezentas alian starpunkton. Ili deziras, ke la popolnombro kaj la teritorio, kiu eventuale devas esti defendota, formu la fundon de la juĝo kiom da armiloj estis destinotaj al la diversaj landoj. Tio signifas: La angla imperio pro ĝia vasteco devos ricevi la plej multajn armilojn por povi defendi ĝin. Iom la anglaj potenculoj povas cedi, se Francio nuligus la submarajn militŝipojn, ĉar tiam ili bezonus tiom da ŝipoj.
Sekve ni vidas en ĉi tiu demando nur nesolveblajn kontrastojn, nesolveblaj pro tio, ĉar la imperialistaj potencoj tute ne havas la volon nuligi ilin.
Kiam oni efektivigis la senarmigon de la supre cititaj ŝtatoj la afero rapide ordiĝis. Laŭ la packontrakto la armeo de Germanio estis malmultigita ĝis 100 000 soldatoj, peza artilerio likvidita ktp. Kaj hodiaŭ? Oni subite ne plu scias kion oni devas kompreni sub la vorto senarmigo. Oni debatas, ĉu ekzistas defensiva kaj ofensiva armado, kiajn regulojn oni devas apliki por la diversaj landoj. Ĉu ĝi valoras por milito aŭ ne. Per tiaj eldiraĵoj la pacifista vualo estas fortirita, kaj montriĝas la vera vizaĝo de la konferenco, nome, ke ĝi estas arlekenado, monstro, aranĝita nur por trompi kaj trankviligi la popolojn, kiuj suferas sub mizeraj cirkonstancoj, kaj ĉefe por povi plu senĝene armadi por venonta milito.
Ni ja spertis, ke, ju pli granda estas la pacifistaj paroloj, des pli proksima estas la danĝero de nova milito. Pri malmultigo de armiloj oni parolas en la
— página 2 —
2 SENNACIULO
teorio, praktike tondras jam la kanonoj. Ne je la paroloj, sed je la agoj oni ekkonas veran intencon de la tiel nomitaj popolamikoj.
La proletoj de ĉiuj landoj devas unuiĝi por ĵeti abismen imperialismon kaj kun ili aŭtomate malaperiĝos militdanĝero. Tiom longe kiel ekzistas kapitalismo, milita danĝero restas akuta. Ni enkorigu tion kaj agu laŭ tio.
Maŝinaro en Industrio
Novaj maŝinoj, por igi la laborpovon pli fruktodona, konstante estas eltrovataj kaj aplikataj. Tiu neĉesanta enkonduko de maŝinaro havas la rezulton, ĉiam malpliigi la nombron de la laboristoj, bezonataj por produkti saman kvanton da riĉaĵo. Kaj ĉar ĉiu plibonigo de maŝinaro samtempe pliigas la diferencon inter tio kion produktas la laboristo kaj tio, kion li reaĉetas, (ĉar lia produkto pliiĝas dum lia salajro restas la sama) la rezulto estas, ke la profito de la labordonantoj kreskadas, dum la salajro restadas la sama, kaj sekve la laboristoj trovas, ke ilia laborforto estas nevendebla. Tiamaniere pli bonaj maŝinoj kaj metodoj helpas pligrandigi la armeon de senlaboruloj.
Ekz. en Ameriko la produktado en la aŭtomobilindustrio de ĉiu homo laboranta pliiĝis dekoble en 24 jaroj depost 1899. La jenaj ciferoj estas preparitaj de Dept. de laboro de Usono.
| Aŭtomobiloj produktitaj | Aŭtomobiloj po laboristo | |
|---|---|---|
| 1899 | 3,723 | 1,66 |
| 1904 | 21,692 | 1,80 |
| 1909 | 126,570 | 2,47 |
| 1914 | 568,781 | 7,17 |
| 1919 | 1,888,059 | 8,97 |
| 1921 | 1,602,336 | 11,15 |
| 1923 | 3,890,134 | 16,11 |
La sama progreso okazis en la konstruindustrio en Anglio. Laŭ enketo en marto 1925 iu gvidanto de la konstruista sindikato deklaris, ke en 1914, la 73761 brikmetiistoj en la lando uzis 3000 mln. da brikoj en 1924, 57170 brikmetiistoj uzis 2000 mln. da brikoj pli.
S-ro J. J. Davies sekretario de la usona dept. de laboro montris en 1923, ke multaj el la ĉefindustrioj en Usono estis tiom tro evoluintaj dum la milito, ke oni povas fari nenion por pravigi ilian plentempan funkcion en pacperioda produktado, ĉar tiu produktado ne povas esti vendata nek hejme nek nuntempe alilande.
La karbindustrio povas produkti duoble pli ol Ameriko bezonas; la fer- kaj ŝtalindustrio povas kontentigi ĉiujn bezonojn en sep el la dekdu monatoj, kaj se la maŝinaro estus igita kiom eble plej efikplena, oni povus daŭrigi la produktadon per triono de la laboro. Per la plej ĝisdataj maŝinoj 5000 viroj povus fabriki sufiĉajn brikojn por la tuta lando (Anglio) anstataŭ la 33 000 nun ne plenefike dungataj. En 15 ĉefaj amerikaj industrioj la salajra nivelo de la laboristoj daŭre malpliiĝis depost 1896: inter 1896 ĝis 1907 laŭ ses procentoj. Kaj dum ĉiuj dudek kvar jaroj ĝ’s 1920 laŭ preskaŭ 25 procentoj. Laŭ la usona cenzuro de fabrikistoj 1905 de ĉiuj laboristoj estis okupataj 71,6 % en nur 11,2 laborejoj kaj fabrikis 79,3 de ĉiuj produktoj. La ceteraj 28,4 % laboristoj laborantaj en malgrandaj laborejoj fabrikis nur 20,7 % de la produktaĵoj. Dum kaj post la lasta mondmilito tiu koncentriĝo de industrio atingis eĉ pli perfektan gradon. Pro la pliigo de produktaĵoj ne estas laboristoj, kiuj akiras pli da komforto, kontraŭe estas ili, kiuj plej suferas pro la rezultanta senlaboreco.
J. Floro (3398).
Terura burĝa krimo en Polio
Antaŭ kelkaj cent jaroj, kiam la cara registaro gvidis en okupita parto de Polio sovaĝan batalon, okazis terura incidento en vilaĝo Kroje en distrikto Ĥelm. Estis forprenota la preĝejo de katolika loĝantaro, por ke ĝi estu interŝanĝota je grekorienta cerkvo (preĝejo). Amasoj da loĝantaro sendefenda ŝirmis la aliron al preĝejo per nuda brusto. La kozakaj ekzekutistoj forpelis la amason pikinte ĝin per lancoj kaj eksposedis la preĝejon. Estis kelkdekoj da personoj vunditaj. Sciigo pri tiu ĉi barbara incidento ĉirkaŭkuris tutan landon. Ĉagreno disŝiris la korojn de polaj patriotoj. Okazadis diservoj — demonstracioj. Lamentoj flugis tra tuta mondo vekinte kompaton de ĉiu civilizita homo. La kroja krimo fariĝis inspirfonto de polaj poetoj, verkistoj kaj pentristoj.
Tiel estis — kaj kiel estas nun.
Antaŭ kelkaj jaroj la loĝantaro de vilaĝo Jastkov apud Rozvadov transiris al la nacia eklezio. (Kristana sekto-disvastigita inter pola proletaro kaj defendanta ĝiajn aferojn — ne rekonanta la papon, uzanta polan lingvon anstataŭ latinan ĉe diservo, apoganta sin sur evangelio.) En preĝejo, konstruita je ilia elspezo, preĝadis la kvietaj vilaĝanoj ne malhelpante iujn ajn. Katolika klero fortigita lastatempe per la konkordato (traktato inter la papo kaj iu registaro) ekdeziris disrompi la sektan antaŭpostenon. — La 23. dec. p. j. enmarŝis al Jastkov 3 taĉmentoj da policistoj po 40 homoj. La loĝantaro enfermiĝis en preĝejo. Post tuttaga sieĝado enpuŝis sin la policistoj en la preĝejon kaj ĵetis sin al sendefenduloj pliparte infanoj kaj virinoj. Oni pikis per bajonetoj elŝeligante «akcidente» la okulojn, oni tranĉis per sabroj, oni batadis per karabenkapoj rompante la ostojn tiel longe, ĝis la viktimoj sternis tutan preĝejplankon unu apud la alia. Kelkaj mortigitoj kaj kelkdekoj da vunditoj estis eltirataj eksteren kaj la preĝejon, superverŝitan kiel buĉejo per sango ekokupis triumfanta katolika pastro. Poste sekvis multaj arestoj. — Pola gazetaro silentas — silentas la sejmo (pola parlamento). Kaj kiam aperos tie la interpelacio, ĝi estos resendata por la «raporto» al la malbonfarantoj mem al sinjoro starosto (distriktestro) aŭ la polickomisario. Silentas la liberpensulaj liberaloj — silentas pola partio social. Ne scias — silentas tuta «civilizita» homaro.
Ĉie konata estas la regulo de t. n. negra etiko: «Estas malbono, se iu ŝtelos de ni la edzinon, bono estas, se mi ŝin de iu ŝtelos». Ĉu oni ne devus tiun-ĉi etikon nomi ne la negran sed la burĝan. Pri Kroje oni kriegis, ĉar tie estis ektuŝita pola naciismo — pri Jastkov oni silentas, ĉar tie-ĉi estis maljustigita «nur» la proletaro. La tempoj ŝanĝiĝas, sed ne ŝanĝiĝas la poseduloj eble nur tiom, ke ili estis pasinttempe pli severaj. En «ŝlahcica» Polio la nobelo pagis por mortigo de kamparano la monpunon de unu talero — hodiaŭ povas tion fari ĉiu burĝa besto senpage.
Katilina.
■■■■■■■■■■■■■■■■■■■■■■■■■
3. KONFERENCO DUM PASKO 1926 DE LA REVOLUCIEMA JUNULARO EN KASSEL
■■■■■■■■■■■■■■■■■■■■■■■■■
Atenco kontraŭ la rajtoj de la lab. junularo
La Konstitucia Komisiono en la pola Sejmo (parlamento) akceptis leĝprojekton malpermesante al junuloj malpli ol 18 jaraĝaj partopreni politikajn kaj eĉ profesiajn kunvenojn. Per ĉi-tiu reakcia leĝprojekto la kapitalistaro celas per unu mansvingo forstreki la legalan ekzistadon de la laboristaj junul. organizaĵoj. Karakterize estas por la burĝa hotentota leĝaro, ke ĝi permesas la partoprenon sole al religiaj, filantropaj kaj kulturaj kunvenoj. Ĝuos ĉi esceptan favoron nur la burĝa junularo dum la kunvenoj de la laborista junularo eĉ kulturaj estos malpermesataj. Tion ĉi jam fidele prizorgos la policistaro. Kontraŭ ĉi-tiun leĝon protestas la tuta laborista junularo en Polio. Bedaŭrinde la laboristaj organizaĵoj junularaj ne povis ĝis nun krei unuecfronton por kune defendi siajn elementajn rajtojn de ekzistado. La penado de la Poale Cijon junularo kunvoki al konferenco ĉiujn lab. jun. org. ne sukcesis pro la krima sintenado de la oportunistaj organizaĵoj kiel PPS. kaj «Cukunft». Sed ne estas ankoraŭ malfrue. Antaŭ ol la Sejmo estos akceptinta ĉi-projekton necesas grandskale organizi protestkunvenojn. Estas klariginde al la junularo, ke ti-kiuj de la plej frua infaneco estas devigataj labori por la kapitalo kaj «rajtos» doni profitojn al la parazitaro kapablos ankaŭ digne defendi siajn fundamentajn homajn rajtojn por libereco de vortoj kaj kunvenoj. Estas tasko de la revolucia laborista gejunularo en Polio neniigi la atencon de la fiburĝaro kontraŭ la plej elementajn rajtojn de la laboranta junularo al memorganiziĝo!
227
— página 3 —
SENNACIULO 3
Fordismo kaj Ford
A. Cenovsky
Oni konstruas ĉe la uzino aŭtomobilojn — «fordoj». Tio estas: malpezaj oportunaj, malmultekostaj maŝinoj, kiujn la amerikanoj utiligas por siaj aferoj kaj por siaj dimanĉaj familiaj vetur-promenoj. Oni faras «fordzonojn», ankaŭ malpezaj kaj nemultekostaj traktoroj, kiuj en agrikulturo, kiel mekanika forto, iom post iom forigas forton vivan, ĉevalan. Kaj nun oni komencas konstruadi aeroplanojn — taŭgajn kaj akireblajn.
La uzino estas kolosa. Sole ĝiaj konstruaĵoj ampleksas ĉirkaŭ 100 hektarojn kaj ĉiutage 700 laboristoj purigadas, ordigas kaj lavadas ilin. Sed la tuta spaco de la uzino kun kortoj, placetoj kaj loĝejoj superas 330 hektarojn.
Ĉe la uzino laboras pli ol 100 000 laboristoj. Dum sia ekzistado ĝi faris kelkajn dek milionojn da «fordoj» — ridindajn, malgrandajn maŝinojn, kiuj lerte kuradas sur ĉiuj vojoj kaj facile supreniĝas deklivojn. Sed tre rapide eluziĝas kaj difektiĝas.
Lastajn jarojn la uzino dum seninterrompa laborado donas po 8 ford-aŭtomobilojn ĉiuminute. Kaj la aŭtomobiletoj seninterrompe unu post la alia elruliĝas el larĝa uzina pordego.
La laboristoj de la uzino fartas bone, ili ricevadas sufiĉe altan salajron, estas sataj, portadas ĉapelojn kaj kolorajn kravatojn, havas 8-horan labortagon, loĝas en speciale konstruitaj por loĝado dometoj. La fenestroj de la loĝejoj havas kurtenetojn, eĉ en loĝejo estas banĉambro. Kaj antaŭ la dometo estas diverskolora florĝardeneto. Sed trafi en la nombron de laboristoj de forduzino estas tre malfacile. Kvalifikitaj, spertaj laboristoj, precipe amerikanoj, ne estas akceptataj en la uzino. Estas preferataj «azianoj»: sirianoj, hindoj, persoj, araboj, kurdoj ktp.
Ankaŭ estas multe da armenoj, grekoj, poloj, rumanoj, ĉekoj.
Estas multe da krimuloj, homoj kun suspektinda kriminala pasinta vivo, ĉar la uzino postulas neniujn dokumentojn kaj neniel interesiĝas pri pasinteco de akceptata laboristo.
Volonte oni akceptas malklerulojn nekonatajn kun laborista movado. Oni ŝatas edziĝintajn, sed persiste postulas, ke la edzinoj havu nenian pagatan laboron, ili sidu hejme, okupu sin pri hejm-mastrumado kaj nasku infanojn; por ke la laboristoj ne povu unuiĝi oni severe trakondukas, — kiel dum biblia konstruado de Babelturo, — la ideon de miksado de popoloj kaj lingvoj. Entute ĉe forda uzino laboras la laboristoj apartenantaj al 53 nacioj.
Akceptita ankoraŭ ne povas esti laboristo: li havas ekzamenon kaj instruadon. Oni instruas lin, kiel konfesas eĉ mem Ford, — inventisto de ĉi laborista «paradizo», — «sen superflua libra saĝeco». Li devas esti antaŭ ĉio — amerikana «ĝentilhomo» — (ĝentelmen).
Li devas havi ŝparmonon en la banko de l’ uzino. Li devas raporti al la administracio pri ĉiu sia ago; kien li iras, por kia celo, kie estis kaj kion faris. Estu neniaj superfluaj sciencoj, neniaj malutilaj ideoj kaj ankaŭ ili ne sciu pri klasa strukturo de la homsocio. Kaj kiam li eltenas bonŝance tiujn ĉi esplorojn, kiam el li oni eligas ĉion vivan, spiritan, kiam oni transformigas lin je sata besto, je forda pupo, kiam lin ĉirkaŭligas per uzinbutikoj, bankoj kaj kravatoj — li estas preta . . . Li jam ne estas laboristo, li estas indiferenta al ĉio filistrulo, ethavulo.
Li fariĝas propraĵo de Ford. Oni donas al li belan «diplomon», kiun li enkadrigas, pendigas sur muron de sia hejmo kaj fiere montras ĝin al siaj infanoj. Ankaŭ laŭdas direktoron de uzino — Ford’on, kiel sia «patro kaj bonfaranto».
Sendube, Ford estas talenta homo. Laŭ naturo li estas inventisto. Kaj la tuta lia vivo povis tiel, ke li elpensadis, inventadis, sorĉadis, kun eksterordinara energio penadis, ne nur en teknika aŭ mekanika sfero, sed ankaŭ en la financa, en la sfero de monakirado. Li aranĝas, komence maltrafe, ian vaporveturilon. Li ĉiam serĉas novajn perfektigaĵojn, inventas maŝinojn de sia propra sistemo, konstruas aŭtomobilojn kaj traktorojn (mekanika plugilego) de sia konstrukcio.
Li aranĝas grandegan uzinon, en kiu ĉiuj mekanikaj detaloj estas eltrovitaj de li mem, en kiu maŝino superstaras la homon. Sciante, ke en uzina afero ofte, vere ne ĉiam laŭ sia kulpo — «unu nenion faras kaj alia helpas al li,» — li organizas ĉe sia uzino tian sistemon, ĉe kiu neniu perdos nek unu minuteton dum la laboro. Laboranto staras sur unu loko, sed maŝinpartoj laŭ senfinaj rimenoj, reloj kaj arganoj venas al li.
Kaj divido de l’ laboro estas organizita kaj perfekta: ĉiu parto estas farata dum 3—4 sekundoj kaj moviĝas antaŭen, por plua prilaboro. Ĝian lokon okupas dum ankaŭ 3—4 sekundoj la alia, la tria, la kvara. Kaj tiel senfine, en seninterrompa, eterne movado, kreiĝas el tiuj ĉi momentoj tuta objekto.
Kvazaŭ en ĉiu angulo de l’ uzino estas sia porparta uzineto. Ideo de maŝinizado en uzina industrio estas ne tiel nova, sed Ford sistemigis ĝin ĝis la plej grandega, preciza ordo. Tio ĉi donas rajton paroli pri li, kiel pri fama, vera inventisto. Ankaŭ li estas granda financisto.
Li inventis malmultekostan produktadon, havantan grandan disvendadon kaj pro tio tute ne bezonas krediton.
Fluas la akvo, nafto kaj oleo en tuboj kaj ankaŭ seninterrompe la monoj en la uzinon. Kion nur faros Ford, kiam preskaŭ ĉiuj amerikanoj senescepte havos siajn aŭtomobilojn? Al kiu li ilin disvendos? Kaj jen Ford komencis produkti aeroplanojn.
Sed kiel ekspluatisto Ford ankaŭ estas rimarkinda kaj tre talenta. Lia tuta sistemo por transformado de laboristo je uzinparto, je senspirita maŝino kun diverskolora kravato estas diable ruza kaj lerta sistemo.
Ĝi ebligas dividi profiton je partoj, unu parto por materialoj, t. e. al Ford: alia por salajrigado de laboristoj, la tria persone al Ford mem. Kaj ĝi faris Ford’on preskaŭ la plej riĉa homo en Ameriko.
Sed se paroli pri la sistemo, ĉi tie la inventeco de Ford lin trompas nur ĝis iu tempo oni povas uzi la malklerecon, malkonscion, disigi kaj malpacigi la laboristojn de 53 naciecoj. Ankoraŭ venos la tempo, ankoraŭ venos la konscio, kiam la laboristoj komprenos tutan ĉi ruzan sistemon.
Kaj pli aŭ malpli frue, kredeble en proksima estonto tuta ĉi sistemo, la tuta ĉi fordismo de bonaj manieroj kaj diverskoloraj kravatoj flugfalos en la abismon . . .
El «Laborista semajno» tradukis S. Trofimov SAT 3404.
Pafiloj kaj kirasaŭtomobiloj por senlaboruloj
En Darmstadt, ĉefurbo de Hessen (landparto sudgermana) laboristaro refoje rimarkis la liberecon de nia benita patrio. La tiea senlaborularo intencis, por plibonigi la subtenojn, okazigi demonstracion la 8. marto. Sed la ministro por internaj aferoj malpermesis ĝin. Por eviti kaj subpremi la ignoradon de la malpermeso oni mobilizis ne nur la urban policon, sed ankaŭ la «Schupo», (ŝupo regna polico), eĉ kirasaŭtomobilon.
Dum amasigo en granda strato policoficiro ordonis al siaj subuloj pretiĝi por pafado. La unua vico genuis, la dua staris, pretaj por murdi pacemajn laboristojn, kiuj nur postulas panon aŭ laboron. Certe estas, tiaj provokoj ne helpos por solvi la senlaborecan problemon, sed ili konvinkas la laboristojn, unuiĝi por venontaj bataleĝoj.
Sat-ano 6191
Mortpuno por agitado
Antaŭ kelkaj tagoj Mikolaj Filas, soldato el 10. regimento, staris antaŭ militista juĝtribunalo en Lwów. Oni akuzis lin, ke dum militistaj ekzercadoj li disdonadis komunism-enhavajn presaĵojn kaj ribeligis soldatojn. Post konfirmo de kulpo la juĝtribunalo kondamnis Filas’on je mortpuno per pafo. Jen egala justeco por ĉiuj civitanoj. Por mortigo de du senarmaj malliberuloj policisto Muraŝko (Senn. n-o 9 [61] «Burĝa juĝistaro de Polio») estis kondamnita ĝis du jaroj de malliberejo, dume soldato Filas nur por parolado kaj disvastigado de gazetoj — je mortpafo.
Hohol
Amasa forigado de laboristoj
S-ro Kwapinski, deputato el PPS donas jenajn ciferojn de kamplaboristoj senlaborigitaj en tiu ĉi jaro ĉe bienposedantoj. En varsovia vojevodio estas maldungitaj 2055 laboristfamilioj; en lublina vojev. 1895 fam.; en bialistoka vojev. 1381 fam.; en lodza vojev. 1531 fam.; en kielca vojev. 799 fam.; aŭ en 5 vojevodioj (Ĉelmteritorio, Malgrandpolio, Poznanio kaj Pomeranio) 1587 fam. Ĉiuj ĉi estis sur pavimo sen peceto da pano.
Hohol
— página 4 —
4 SENNACIULO
La 5. datreveno de kalmyka aŭtonomia regiono (USSR)
(1920—1925)
Estante preskaŭ la plej malprogresema kaj malgranda laŭ sia kvanto en tuta Sovet-Unio, popolo de kalmykoj ricevis, tamen, preskaŭ la unua sian aŭtonomion. Ĉi fakto estas tre plensignifa, karakterizante per si pornacian politikon de soveta potenco.
Komencon de sovetigado de kalmykoj vi devas kalkuli jam en jaro 1918, kiam kalmykan regionon ĝisatingis la ondoj de oktobra revolucio. Nur surpapere ekzistis tiam sovetaj institucioj en kalmyka regiono, ne sciante siajn taskojn; ne scipovante gvidi humoron de siaj rasoj. Tial ĉiuj simpatioj de granda plimulto de kalmykoj estis ĝis dua duono de 1919 por «blankuloj».
Dum unu kaj duonjaro la hordoj de Denikin plene regis sur teritorio de kalmyka stepo.
Sed jen — de dua duono de 1919 en humoro de kalmykoj fariĝas radikala krizo.
La plej efikan paŝon por tio faris «alvoko de k-do Lenin al laboranta popolo de kalmykoj», eldonita la 22. de julio de jaro 1919. Tuj post ĉi lasta eliras la 24. de julio dekreto de prezidantaro de VCIK kaj de konsilantaro de popolaj komisaroj (Sovnarkom) «pri terkutimoj de kalmyka popolo.»
Estis starigita speciala komisiono por kunvoki la Unuan Kalmykan Kunveturon de Sovetoj.
En oktobro de l’ sama jaro eliras 3. dekreto: «pri defendo kaj rekonstruo de kalmyka brutedukado». Bone sciante, ke brutedukado estas nura fonto por ekzistado de kalmykoj, soveta registaro decidis per ĉi speciala dekreto defendi interesojn de primitivaj mastrumadformoj. Fariĝas abrupta krizo en humoro de kalmykoj.
Ĝis komenco de 1920 tuta kalmyka stepo estis purigita de «blankulaĉaro». Komisiono por Kunvoko de Tutkalmyka Kunveturo febre por ĝi laboras. Fine la 2. julio 1920 en centro de kalmyka stepo, en malgranda kaj nekonata vilaĝeto Ĉilgir, je originala kaj solena cirkonstancaro estis malfermita la Unua Kunveturo de Sovetoj. Dum ĉi kunveturo por unue ekaŭdis kalmykoj tutan veron pri soveta potenco senpere el la buŝoj de ĝiaj reprezentantoj.
Paŝtistaro por unu fojo ekkompernis, kiel saĝa kaj ĝusta estas «politiko de alproksimigado de diversnaciaj proletarioj kaj duonproletarioj por revolucia lukto».
Ĉe generala althumoro de delegitoj estis unuvoĉe akceptita «deklaracio pri rajtoj de laboranta kalmyka popolo» la 5. julio 1920.
Ĝuste post 4 monatoj — prezidantaro de BCIK kaj Sovnarkom publikigas dekreton pri starigo de aŭtonomia regiono de kalmyka popolo.
Dum lastaj 5 jaroj kalmyka regiono elkreskis ĉiuflanke. Soci-politika aktiveco de ĝia malprogresema kaj timema loĝantaro fariĝis nemezureble pli alta, ol antaŭe; en kultura laboro ni trovas multajn atingaĵojn kaj ekstensiva mastrumado de nomadoj iom post iom aliformiĝas je intensivaj formoj.
Tiel marŝas antaŭen per fortaj paŝoj vivo de sovetaj malplimultoj, de tiuj malprogresemaj malplimultoj, kiuj ĝis oktobra revolucio estis destinitaj por elmortado kaj kiujn sama revolucio faris plenrajtajn kaj utilajn membrojn de tiu konglomerato de popoloj, kiu nomiĝas — Unio de Sovetaj Socialistaj Respublikoj.
El «Izvestija» kompilis P. Kirjuŝin
Konsekvencoj
Laboristo!
Vi estas eble socialisto, ĉar vi estas justema, kaj se malegalecojn naturajn vi ne povas eviti; la sociajn, vi kredas vin devigata malaperigi. Estu sekve ankaŭ esperantisto, ĉar super la multaj, diversaj, malsamaj idiomoj oni povas starigi komunan, neŭtralan, socialan lingvon: Esperanto.
Se vi estas socialisto, ĉar vi amas la Liberecon kaj vi deziras, ke la homoj regu la naturon kaj la historion, estu ankaŭ esperantisto por venki la prabarojn lingvajn kaj liberigi nin de malfacilaĵoj, kiujn kreis dum la vivo, ĉi tia diverslingveco.
Se vi estas socialisto, ĉar vi estas raciema kaj vi scias, kiom konvenas la kolektivaj agadoj por pligrandigi la produktadon, estu do esperantisto por ligi per unu sola komuna helplingvo la okcent grupajn interkomprenilojn; tiel oni simpligas miloble la intelektan vivon internacian kaj facilegigas la ĝeneralan kulturkleriĝadon.
Se vi estas socialisto, ĉar vi estas artema kaj malplaĉas al vi la malbela mizero, la kruda malamo, la akraj agadoj, la malritma evoluo, fariĝu esperantisto kaj helpu al ni fondi sur neŭtrala lingva fundamento, harmonian, fratan kunvivadon.
Idealisto aŭ realisto, estu esperantisto, ĉar Esperanto estas la plej praktika solvo por intensigi facile la vivon internacian, kaj samtempe ĝi estas la sento plej pura, kiu celas reunuigi l’ homaron.
Francisko Azorin.
Notoj el Britio
Pasintan jaron 434 600 dekkvarjaruloj forlasas la britan lernejaron kaj eniris industrion. Por la minaco kontraŭ la salajrnormo per malkara laboro infana, la Sindikataro (TUC) komencis organizi la junulojn. Ĉu kamaradoj povas informi M. S. 25 New St. London, SW I, pri junulsekcio en sindikato ilialanda?
Laŭ ŝtata statistiko ĵus eldonita la registritaj laborist-sindikatoj enhavas ĉe fino de 1924, 4 458 147 anojn. Elspezo estis: strikpago 1 151 137 funt. sterl. elmigra, senlaborula kaj vetura pagoj 3 175 709 funt. sterl. Tuta enspezo estis 8 236 190 funt. sterl. kaj monprovizo 11 434 414 funt. sterl. Ĝenerale montriĝas pligrandiĝo.
Pro neoficiala striko en Londono (ĉe la firma Hoe) la kapitalistoj de la maŝinfabrikejo decidis «lokaŭti» en Tutbritlando sian dungitaron. Prokrastiĝis la lokaŭto dum unu semajno sed tre gravas por la brita sindikataro. Tiel efektiviĝas la sonĝo Baldwina al la paco industria.
La Ekzekutivo de la Sindikataro Laborista nun entreprenas la organizadon de la virinoj. Specialaj rekrutaj kunvenoj okazas. Estis proponate ĉiujara kongreso por sindikataninoj kaj medalo estos donota al la virino, kiu pleje helpis la organizadon dum pasinta jaro.
Dum multaj jaroj la brita financisto bojkotis Sovetlandon, ĉar ĝi rifuzis pagi la ŝuldojn de la Caro. Pro manko de kredito multaj firmaoj kiuj volas, ne povas sendi maŝinojn al la rusa registaro. Same agis la usona bankisto. Eĉ kiam la sovetaj diplomatoj konsentas kompensi la ŝuldposedantaron la afero ne ŝanĝiĝas. Kontraŭe la hejmo de faŝismo — Italio, povas prunterpreni facile en Nov-Jorko kiom ĝi volas kaj devas pagi ĉiujare nur 4,5 mln. da funt. sterl. sur ŝuldo de 600 mln. da funt. sterl. Ŝajne iu lando, kiu volas havi kapitalistan helpon devas buĉi socialistojn, bruli kooperativojn kaj kruele persekuti laboristojn.
488
Persekutado en Jugoslavio
Ni jam evidentigis fakton pri k-do Ĉaklec, labor. esperantisto, sed ricevinte personejn de li pli detalajn informojn ni antaŭ tuta mondo devas elmontri per kiuj aĉaj rimedoj jugoslava polico deziras sufoki tiun ideon, kredante sukcesi pere de ĝiaj persekutadoj devigi laboristojn forgesi sian devon. Antaŭ tri monatoj supre nomita k-do ricevis el Sov.-Rusio de unu lia korespondanto ruĝ-armeano unu poŝtkarton kun bildo de Trocki, kaj tiu poŝtkarto estis ĉe poŝtejo de polica detektivo retenita! Tuj policestro vokis s-on Rupĉiĉ, prezidanto de Esp.-klubo por ke li traduku tion, kaj samtempe policistoj serĉadis adresaton. Krom tio policestro ordonis al presidanto tuj alporti nomaron de klubo. K-do Ĉaklec troviĝis tiutempe en Osijek, kie ili lin enkarcerigis, kaj enkatenigitan akompanis du ĝendarmoj en Belgradon, el Belgrado en Zaprebon, kaj finfine en Spliton — kaj dume pasis 39 tagoj de lia grandega suferado kaj malsatado. Apenaŭ veninte Spliton, li estis ekzamenita, tiel simple, sen pardono, forlasita sub kondiĉo, ke li devas sin anonci al polico en ĉiuj lokoj kien li vojaĝos. Do, vi vidas k-doj kiel facile estas en Jugoslavio esti enkarcerigita kaj dum monatoj retenita en mallumo, sed ne kredu, ke spirito nia kiel niaj korpaĉoj staras je dispono de polico! Jugoslavio superregas Italion faŝistan! Antaŭ ol krimulo Musolini malpermesis Esp-on al laboristoj, nia registaro polica malpermesis jam antaŭ unu jaro en kelkaj vigliĝantaj vilaĝoj Esp-on, kaj en kastelo de Split ĝi estas polic-ordone malpermesita du monatoj antaŭe. Tiuj du ŝtatoj vetbatalas por esti pli reakciaj.
Persiste
— página 5 —
LABORISTA RADIO ~ INTERNACIO
Suplementa paĝo de Sennaciulo — Aperas dufoje monate
Negro-linĉo disaŭdigata per Radio
«Atentu, atentu, ĉi tie estas Ocala en Florida, ondo XXX! Tre estimataj gesinjoroj! La gvidantaro de nia sendstacio sukcesis prepari al vi tute apartan ĝuon. La negro Nik Williams, kiu komercciston malĝentile alparolis estis hodiaŭ ekkonata de la publiko kaj kaptita. La komercisto reekkonis en li sian kriman ofendinton. Oni kaptis la negron, irantan al la laborejo kaj el la hotejoj kaj vilaoj fluis la homoj por partopreni la linĉon. Al ni prosperis igi la publikon fari la linĉon antaŭ la mikrofono por ke vi ĉiuj povu partopreni.
Atentu, komenciĝas! Ĉu vi aŭdas la bestecan kriegadon de la krimulo kaj la bruon de la venĝanta amaso? Neniam prezentiĝis al la Radio-aŭskultantaro de Florida tiaj ĝojoj. — Ĉu vi aŭdas la kriojn? Nun ili ekbatas. Li jam kuŝas surtere. — Ĉio estas kovrata per lia malpura sango! Ha, la bato ĝuste trafis! La okuloj jam elŝveliĝas. Ĉu vi aŭdas lian miaŭon? Krii li ne plu povas… Ĉu vi aŭdas la pafon? Nun li jam mortis. Domaĝe, ke la nigra besto tiel rapide finis! Nun, ekzistas ja sufiĉe da aliaj en Florida.
Tre estimataj gesinjoroj! Nia arangŏ perjene finiĝis. Ni esperas, ke vi povante bone aŭskulti plene ĝuis nian prezentadon…»
Oni ne kredu tion — fantaziaj ideoj de iu forkurinta frenezulo. Eble, ke la tradukaj vortoj de l’ publikiginto ne estas tute precizaj — kion li diris, okazis plendetale la 20. januaron 1926 en Ocala en ŝtato Florida de U. S. A. antaŭ la tiea Radio-sendilo. La negro-laboristo Nik Williams estis trenita de burĝa homaĉaro pro «malĝentileco» kontraŭ blankulo antaŭ mikrofonon, kaj oni linĉis lin. Tio estis novajo eĉ por la amerika Radio.
Tiel la gazetraporto.
Se tio okazintajo ne jam estas ĉiutaga, tamen ĝi montras al ni eron de l’ burĝa «kulturo»: la arte breditan rasmalamon. Cetere ĉi tio okazintajo plene konformas kun la filmoj montrantaj mondmilitajn scenojn, kiuj dum kaj post milito stultigis la proletaron kaj amuzigis la «venkantojn» malantaŭ la hotelaj tabloj.
Kiel la burĝaro fiagas per Esperanto, tiel same ĝi agus per Radio kaj el tio rezultas…? Komp. Sao 3414.
Iom pri Radio en Latvio
En nia lando la Radio-febro rapide disvastiĝas. Por starigi memkonstruitan detektorricevilon, aŭ lampricevilon, plombitan de p. t. administracio, oni bezonas nur antaŭpagi la kvaronjaran abonon je 6 latoj (= 6 sv. fr.). Tiu-ĉi estas kategorio de R.-abonantoj. Po ĉiu memkonstruita detektorricevilo ili pagas 2 latojn da stampimposto. Unulampa ricevilo, konstruita en ŝtata metiejo, kostas 140 latojn kun ĉiuj akcesorajoj kaj instalado. Ŝtataj salajruloj rajtas partopagi dum oficiala budĝetjaro.
Konstrui lampricevilojn kaj eksperimenti rajtas nur la kategorio de R.-eksperimentantoj. Ĉi-tiu kategorio pagas la saman abonpagon po 6 lat. kvaronjare sed por ĝi ekzistas ekzameno, konsistanta el elementaj pri-radiaj teknikaj reguloj. Eksperimentistan permeson sen ekzameno ricevas privatuloj kun teknika klerigado kaj teknikistoj de telegrafa servo.
Permesu esprimi deziron, kiun certe sentas multaj R.-amatoroj, atingu ĉi orelojn de sendstacioj! Por ni, amatoroj, ofte ŝanĝantaj la ricevilskemojn, gravas konstati ĉiujn aŭdatajn sendstaciojn, do ili antaŭ ĉiu komencota programnumero klare menciu la nomon de stacio. Tiurilate multe pekas la germanaj stacioj, kelkaj el ili tute ne prezentas sin, aŭ faras tion per parolmaniero tute ne komprenebla al negermanlingvanoj, kvazaŭ forglutante la vortojn. Modele sin anoncas sendstacio Brno, Ĉekoslovakio, — trilingve, kelkfoje ripetante.
Akcepton de Esperanto, kiu pro siaj difinitaj vortfiniĝoj estas tre klare aŭdebla, almenaŭ por anoncado de stacinomoj, salutas ĉiuj R.-amatoroj, ankaŭ ne-esperantistoj. Amatoro
Altvalora superŝalto
(Negadyme ŝalto)

Elektra skemo de radioricevilo kun du lampoj (valvoj), kondensatoroj, bobenoj kaj rezistoj, numeritaj de 1 ĝis 6; sube la indiko "9 — 15 + An."
Elektra skemo de radioricevilo kun du lampoj (valvoj), kondensatoroj, bobenoj kaj rezistoj, numeritaj de 1 ĝis 6; sube la indiko «9 — 15 + An.»
En SAT certe estas multaj progresintaj Radio-amatoroj. Al ili mi konigas ĉi tiun ŝalton, de mi elprovitan. Mi uzas ĉambran antenon. Tero estas ĉe anodo plus; 1 = variebla kondensatoro 1000 cm (500), 2 = variebla kondens. 500 cm (300), 3 = ŝanĝebla bobeno, 4 = fiksa kondensatoro 250—300 cm, 5 = rezisto 2 Megohm… (M Ω) 6 = fiksa kondens. 1000–2000 cm, kiu eventuale estu enmetata. R 1 = hejtrezisto kun precizkontakto; R I servas kiel rekuplo (retrokuplilo). La unua lampo (valvo) havas du kradojn. La dua krado estas almetata ĉe la svingcirklo… kaj devas havi pozitivan anodofluon. La dua lampo plifortigas kaj povas havi apartan anodotension ĝis 60 volt. laŭ la speco de la lampo. La transformatoro povas esti 1:5 ĝis 1:7. Mi petas la k-dojn, kiuj konstruos ĉi-ŝalton, sciigi al mi siajn rezultatojn. Per altanteno mallonga (30 ĝis 40 m) oni atingos plej bonajn sukcesojn.
Volonte mi estas preta doni detalajn klarigojn letere, se oni aldonas afrankon. H. Remers, Düsseldorf (656)
Radio en Ĉekoslovakio
Laŭ la statistika raporto funkciis ĝis fino de februaro pli ol 40000 radioaparatoj. El tiu sumo oni dekalkulas laŭ urboj apartaj: Praha kaj provincoj 30279, Brno (Brünn) 5888, Pardubise 1813, Opava 1228, Bratislava 2000 kaj Košice 443 akceptilojn. En lasta tempo estis multaj petskriboj ĉe la poŝtoficejo de Praha por permeso de Radio-stacio. Kaj oni kalkulas ĝis nun proksimuman pliatigon je 20000 stacioj. Apenaŭ en Pilsen Radio komencas vivi, ĉie en tuta Ĉekoslovakio ĝi estas uzata nur de riĉuloj pro la multekosteco. Laboristo devus ŝpari duonan jaron sian tutan salajron, se li volus aĉeti Radioakceptilon. Do ni povas aŭskulti nur burĝajn paroladojn kaj koncertojn. Pilsen 409
Minsk (Sovet-Blankrusio)
Minska Radio-stacio en la nomo Sovnarkom de BSSR (Soveto de popolkomisaroj de BSSR) komencis en februaro Esperanto-kurson por tuta Blankrusia SSR. Lekcioj okazas ĉiulunde je la 8 vespere. Polaj kamaradoj — ĉu vi aŭskultas niajn paroladojn?!
La Laborista Radio-klubo de Germanio
akceptis dum sia II. Regnokonferenco (6.—7. marto en Berlin) unuanime jenan decidon:
«La Regnokonferenco rekomendas al ĉiuj ARK-lokoj» por siaj eksterlandaj interrilatoj kiel eble plej apliki Esperanton kaj kun ĉiuj fortoj subteni ties disvastiĝon.
Proleta Radio-stacio en Okcidenta Eŭropo
ODR (Societo de Radio-amikoj) ricevis informon de «Libera Radio-Unuiĝo» el Vieno pri la komenco de laboro de Radio-stacio, apartenanta al ĉi-unuiĝo.
Radio-unuiĝo estas proleta organizajo de German-Aŭstrio. Apartenanta al ĉi-unuiĝo la stacio estas sola proleta stacio en tuta Okcident-Eŭropo. Ĝi laboras dimanĉe de 9 ĝis 10 horo matene laŭ mez-eŭropa tempo en ŝanĝanta ondo 100—400 metroj. Elvoka signalo: «Allo, allo ĉi-tie parolas amatora transdonanta stacio de German-Aŭstrio!» Transdonadojn oni faras en lingvoj: germana, rusa, angla, franca kaj Esperanto. Programo de transdonadoj: paroladoj kaj muziko.
La unuiĝo petas ĉiujn Radio-amatorojn, aŭskultintajn ĉi-stacion —, komuniki pri aŭdebleco laŭ la adreso: Wien X, Arsenal, Al la Libera Radio-unuiĝo.
El «Novajoj pri Radio» elrusigis N. Ĥolm
— página 6 —
6 — SENNACIULO
Pri «Socia Venonteco»
Unue mi devas peti la k-dojn, kiuj skribis al mi pri S. V., ke ili bonvolu senkulpigi min pro mia silento. Mi ja respondis individue al ili petante, ke ili iomete paciencu, ĉar tiutempe mi estis tradukanta la statutojn de la orfejo kaj diversajn dokumentojn. Ĉar, kiel edukisto en tiu proletara orfejo mi ne havas grandan libertempon. Mi jus finis tradukadon de la statutoj, sed… Verŝajne post kelkaj semajnoj ili estos ŝanĝitaj pro tio, ke la orfejo estos kunligita al I. L. H. Pro tio ne plu estas necese, ke mi konigu nunajn statutojn.
Sed la fakto, ke S. V. kunligas kun I. L. H. ne malebligas, ke SAT-anoj interesiĝu je S. V.; ĉar 1. SAT estas organizajo-membro de I. L. H.; 2. ni daŭrigas la celon fari el S. V. veran sennaciecan orfejon, t. e. akcepti ĉi-tie ĉiulandajn georfojn kaj disdoni al ili sennaciecan proletaran edukadon.
Por tio ni nepre bezonas kunlaboradon de ĉiulandaj k-doj.
Por ke ni sukcesu starigi en S. V. veran sennaciecan edukadon, doni al la georfoj veran sennaciecan spiriton, estas necese:
ke ni ricevu ĉi-tie georfojn el kiel eble plej multaj landoj, se eble eĉ el diversaj rasoj;
ke la infanoj mem povu vivadi dum kelkaj monatoj en diversaj landoj. Tio certe estas ebla! Sed ebla nur se multaj k-doj helpas nin.
Kondiĉoj ŝanĝiĝis por la orfejo; sed tio estis paŝo antaŭen por nia celo; novajn rimedojn ni do devas uzi por starigi ĉe proletorfoj sennaciecan edukadon.
I. L. H. estas ja internacia — ne sennacieca — organizajo; tamen, el la gravaj internaciaj organizajoj ĝi estas la plej proksima al sennacieco. Sed ĝi ankoraŭ baziĝas sur naciaj sekcioj preskaŭ memstaraj, t. e. havante iliajn proprajn rimedojn kaj buĝetojn, la centra kaso helpas nur kiam estas necese. La naciaj oficoj decidas eĉ pri gravaj aferoj. Ekzemple, kiam temis pri kunligo de S. V. kun I. L. H. nacia oficio de I. L. H. decidis kvankam temis por I. L. H. pri elspezo je proksimume 200 000 fr. jare. Kiam nacia oficio decidas pri gravaj aferoj povas nur ekzisti internaciismo, ne sennaciismo.
Ni do povas kaj devas labori al sennaciigo de I. L. H.

Foto de granda konstruajo kun multaj fenestroj, antaŭ ĝi herbejo kaj senfoliaj arboj — la eduk-domo de Socia Venonteco.
Foto de granda konstruajo kun multaj fenestroj, antaŭ ĝi herbejo kaj senfoliaj arboj — la eduk-domo de Socia Venonteco.
Eduk-domo de Socia Venonteco (ĉefa fasado)
Estas tasko de SAT ne nur propagandi Esperanton pere de peresperantaj servoj, sed ankaŭ, kaj eble eĉ precipe propagandi Sennaciismon! Cetere, kiam ni propagandas sennaciismon, ni preparas grundon por sennacieca lingvo.
Certe estas peza tasko sennaciigi tutan I. L. H.; almenaŭ ni povas esperi, ke ni atingos sukceson, se ni laboros por sennaciigi unue fakon de I. L. H.
Kion do ni povas praktike fari? Ĉu I. L. H. posedas ankaŭ orfejon en aliaj landoj? — tion mi ne scias (ti-kiu scias bonvolu informi min ne konfuzigante inter «Internacia Laborista Helpo», kaj «Internacia Ruĝa Helpo», kiu estas du tute malsamaj organizajoj).
Do en landoj kie I. L. H. posedas orfejojn, SAT kaj la k-doj, kiuj estas membroj de I. L. H. agu kiel eble plej energie, por ke tiuj orfejoj sendu junajn georfojn al S. V. kaj petu georfojn el S. V. En landoj kie I. L. H. ne posedas orfejojn SAT kaj la k-doj I. L. H.-anoj agu por ke nacia sekcio de I. L. H. sendu al S. V. junajn georfojn; se estas necese la k-doj mem proponu georfojn ĉe sia nacia sekcio de I. L. H. petante ĝin, ke ĝi ilin sendu al S. V.
Jen unua agado, kiu estas ebla. Jen dua:
Se I. L. H. posedas aliajn orfejojn la k-doj agu tiamaniere, ke en ĉiuj tiuj orfejoj oni instruu Esperanton cele al rekta interkorespondado de la edukistoj kaj de la infanoj, interŝanĝigante iliajn spertojn pri edukaj metodoj kaj infanorganizado. Tiucele la k-doj povas sin apogi sur tiu fakto, ke en S. V. ni instruas Esperanton kaj interkorespondas kun proletinfanoj el Sovetio, kaj korespondos kun aliaj landoj ankaŭ. Scio de Esperanto flanke de la infanoj en la diversaj orfejoj de I. L. H. tre helpus nin por interŝanĝo de infanoj.
Jen tria laboro ebla:
En landoj kie ekzistas sufiĉe forta I. L. H.-sekcio kaj ne ankoraŭ I. L. H.-orfejo, la k-doj agu por ke nacia I. L. H.-sekcio organizu orfejon, kiu instruos Esperanton kaj disdonos sennaciecan edukadon.
Jen kvara tasko:
Simpla afero
Rakonto de Eduard Vida iama ruĝarmeano de la hungara sovet-diktatoro
IRH… La 26. marto 1919, kvin tagojn post la proklamo de la hungara sovetrespubliko, franca okupa trupo, konsistanta el kvin oficiroj kaj 185 soldatoj, marŝis de Szegedin al Arad (do ĝi moviĝis sur teritorio de la hungara sovetrespubliko, kontraŭ kiu la franca imperialismo asertis troviĝi en militstato). La franca trupo aĉelis la urbeton Mako, kaj de la tiea ruĝa posteno, sub la gvidado de la komandanto Stephan Szieber, ĝi estis senarmita. La francojn arestitajn en malamika lando oni eskortis kiel militkaptitojn al Budapeŝto. Irante tien kaj en la urbo mem oni plej afable traktis ilin. Kaj post diplomata traktato inter la sovetregistaro kaj la franca militgvidantaro ili post kelktaga mallibero reliberiĝis. Okaze de la arestado oni forprenis de la francoj ses kanonojn kaj sep kun nutrajoj plenigitajn ŝarĝaŭtomobilojn. Kompreneble la franca militistaro rericevis siajn kanonojn kaj ŝarĝaŭtomobilojn, kaj por la nutrajoj, kiuj estis disdonitaj al la malsataj loĝantaro pro la dum tiu tempo en Hungario reganta nutrajmanko, estis pagitaj kiel rekompenco kvin milionoj da kronoj.
Komence de aprilo mi estis sendita kiel politika komisaro al la divizikomando en Bekeŝ-Ĉaba por gvidi la esploron. Mi ricevis la komision (por eviti plurajn diplomatajn diferencojn) esplori, ke la ruĝa posteno memstare senarmigis la francojn, kaj la komandanto estis severe kritikita. Per tio la afero estis ordigita. La franca okupanta komando en Sudhungario estis kontenta kun la donita «kontentigo».
Kiam mi poste, la 11. julio, komisiite de la registaro en sekreta misio iris al Szegred — tiu urbo estis okupita dum tiu tempo de la francoj, kaj ĉi tie formiĝis la unuaj grupoj de la kontraŭrevolucia armeo — la poste publikigita kontraŭrevolucia oficiro Bibo, kiu ekkonis min, kun la oficirpatrolo, starante sub lia gvidado, tuj post mia alveno arestis min. Ili transigis min al la franca polickomandanto leŭtenanto Aquaviva kun la denunco, ke mi la 26. marto ordonis la senarmigon de la franca trupo en Mako kaj persone estis gvidinta la senarmigon. Krom tio mi estus provokinta la hungarajn soldatojn, mortbuĉadi la francojn, kio ankaŭ okazis (post la malapero de la francaj soldatoj nome disvastiĝis la famo, ili estus mortigitaj). Sed tio ne jam sufiĉis. Mi kun la pafilo en la mano ankaŭ estus deviginta eksoficirojn de la monarkio eniri la ruĝan armeon.
Sub tiuj pezaj kulpigoj oni transliveris min al la franca militjuĝejo en Sofia. La 22. oktobro okazis antaŭ la militjuĝejo de la 72. divizio la proceso. Mian defendon transprenis la ministro Kolarov kaj la parlamentanoj Nedelkov kaj Atanasov, ĉiuj tri advokatoj en Sofia. Mi defendis min kun la fakto, ke mi dum la kritika tago, la 26. marto, pruveble
— página 7 —
SENNACIULO — 7
La k-doj agu tiamaniere ke I. L. H. starigu specialan internacian kason por la infandomoj siaj; ke tiu kaso estu 1., provizumota de ĉiuj naciaj sekcioj kaj 2., provizumonta ĉiujn de I. L. H. infandomojn tute indiferente en kia lando troviĝas tiuj infandomoj kaj kiom da mono ricevis tiucele la nacia sekcio de tiu lando. Nur tiamaniere ni sukcesos starigi sennaciecan edukadon en la proletinfandomoj, kaj disvolvigi ĉe la tutmonda proletaro sennaciecan solidarecon, kiu kreas sennaciecan senton.
Do, ĉiu SAT-ano laboru de nun ĉe tiuj taskoj! Plue! Li interesigu pri tiuj taskoj ankaŭ k-dojn ne-SAT-anojn, eĉ ne-esperantistojn, tiele li faros utilan SAT-anecan, SAT-anigecan laboron, kaj profitos la proletaro tutmonda.
Al Radio Amatoroj!
Al vi, k-doj Radio-Amatoroj, ni sendas specialan alvokon.
Bedaŭrinde en Francio laborista klaso ankoraŭ ne komprenis, kian gravan rolon radio ludas por proletedukado; la laboristoj ne kreis Radio-Klubojn, ĉar ili rigardas Radion kvazaŭ kiel amuzilon, por riĉuloj; do dependas de vi, k-doj el Germanio kaj Rusio, ke ni devas peti por la proletorfejo en S. V. radio-ricevilon, per kiu la infanoj povus aŭdi esperantajn paroladojn el aliaj landoj. Pripensu, kiom grava estus la fakto, ĉar per ĝi ni povus de nun montri al la infanoj kaj al laboristoj 1. ke solidareco devas esti sennacieca; 2. kiom granda estas la rolo de Esperanto por laboristaro; 3. Kiom grava estas Radio por laborista klaso; plie ni povus pli bone disvolvigi ĉe la infanoj kaj ankaŭ ĉe la plenaĝuloj eksternacian sent- pens- kaj agadkapablon, t. e. plenumis SAT-celon.
Do, k-doj SAT-anoj en ĉiuj landoj de nun agu! Senprokraste helpu al ni en nia grava laboro! Tion farante vi helpos al sennanciiĝo de laborista klaso, tio estas al celo-mem de SAT.
Por edukistaro en Socia Venonteco Robert Soudant (140).
Pariza Esperantista Laborista Grupo jam aniĝis Socian Venontecon; kiu sekvos? Tiu skribu al «Avenir Social» (Socia Venonteco) en La Vilette aux Aulnes par Mitry-Mory —»S. et M. — Francio.
≡ KRONIKO ≡
Germanio
Elberfeld kaj Barmen. Dum la monato novembro kaj decembro pasintan jaron estis aranĝata mallonga sed intensa propagando inter la lab. sportuloj. La 7. dec. k-do Artur Wieditz faris paroladon pri la temo «Esperanto kaj sportularo» en kunsido de Sportkartelo Elberfeld. Ĉi parolado kaŭzis viglan diskutadon inter la delegitoj. La sukceso estis, ke ĉiuj delegitoj deklaris, vigle varbadi inter siaj membroj por kurso. Kaj ili plenumis kontentige sian promeson. La 11. jan. komencis en Elberfeld du kursoj kun 90 partoprenantoj, inter ili ĉ. 20 k-dinoj. Ĉi-loke ankoraŭ ne ekzistas Lab. Esp. Grupo. Sed nun intense estas preparataj la fondigo de LEA-grupo kaj SAT-rondo.
En la najbarurbo Barmen, kie jam ekzistas malgranda LEA-grupo, dume varbadis kelkaj k-doj, gviditaj de k-do Paul Reuters ĉefe en la turistunuiĝo «La Naturamikoj». Sed la sukceso ne estis tiel bonega kiel en Elberfeld. Anoncis sin al kurso, kiu ankaŭ komencis la 11. jan., 35 partoprenantoj. Do, entute partoprenas en Elberfeld kaj Barmen 125 gelernantoj. Instruanto en ĉiuj kursoj estas k-do Artur Wieditz, Elberfeld. La gelernantoj kunvenas en Elberfeld ĉiulunde kaj ĉiumerkrede je la 8 h. vespere en la senkonfesia popollernejo Franzenstr. En Barmen ĉiujaŭde je la 8 h. vespere en la junulhejmo Bruchersschule. Gekamaradoj el la najbarlokoj estas petataj laŭpove partopreni kaj kunhelpi antaŭenpuŝi la lab. esp. movadon en ĉi lokoj. Vi estas ĉiam kore bonvenataj al ni. SAT-ano 821
Polio
Lwów. La 31. jan. okazis ĉiujara generala kunveno de Laborista Esperantisto-Societo. Post raporto de k-do Dvorak, kiu pro profesiaj okupoj devis bedaŭrinde rezigni de sekretariejo; estis elektitaj k-doj: J. Kucharz (prezid.), St. Zaŭsmer (vicprezid.), B. Maiblum (sekret.), St. Rajca (kas.). Krom elekto de nova estraro, oni decidis liberigi de kotizpagoj entute senlaborulojn kaj studentojn.
Antaŭ nelonge finiĝis kurso kun 60 lernantoj. Nune ni aranĝas grandskalan propagandon en prof.-unioj por Esperanto kaj varbi partoprenantojn por la nova kurso, kiu komenciĝos la 15. marto sub gvido de k-do Maiblum. Supera kurso estas projektata. Dum la kursoj ni uzas, post kelkaj komencantaj lecionoj, la lernolibron «Petro», kiu alportis jam bonajn rezultojn.
Nia Societo vigle laboras kaj esperantigis multe da laboristoj. Beno (5236)
Sovet-Unio
Gomel. La movado ekzistas jam de unu jaro. Nun, tra la tuta distrikto (gubernio) en movado partoprenas pli ol 700 personoj, el ili en Gomel — 350. Pasintjare estis unua gubernia konferenco, en ĉi-jaro, en komenco de la aprilo ni kunvokas la 2. konferencon Ĉi tiu konferenco devas ludi gravan rolon kiel plia vasta interligo nia kun sociaj organizajoj, ĉar ilin ni havos oficiale reprezentataj.
Por ke la movado des pli gajnu — ni opiniias aranĝi Esperanto-ekspozicion, kie fako de internacia laborista interligo estos (pli vere — devos esti) — granda kaj interesa. Sed ni havas tre malmulte de leteroj, naciajn Espo-gazetojn, esperantajojn. Do je nomo de gesamideanaro distrikta ni petas la kamaradojn en ĉiuj landoj helpi al ni aranĝi la ekspozicion kaj sendi por ĝi: 1. leterojn — kun plej praktika kaj interesa enhavo eventuale ni ilin uzos por nia gazetaro. 2. Poŝtkartojn ilustritajn kun vidajoj de diverslandaj urboj. 3. Viajn propagandilojn, propagandmarkojn, ktp. 4. Naciajn Espo-gazetojn (ilin ni tute ne havas). 5. Fotografajojn. 6. Naciajn gazetojn, uzantaj esperanton. 7. Salutleterojn al laboristoj de nia gubernia okaze de la konferenco, kaj al konferenco mem.
Akcelu la movadon!
Adreso: Sovetio; Gomel, poŝtkesto 40, Gubkom SEU. Gomela Gubkomo de SEU
Ivanovo-Vozmesensk. Gub. Fako de SEU (urbo de ruĝaj geteksistoj) agas imitinde:
Esp.-gelernantoj el lasta grupo de 2. ŝt. lernejo post monata elementa esp. kurso transdonas la sciojn al gek-doj en la du lastaj grupoj de unua-ŝtupa lernejo. Do en kvin lernejoj estas enkondukata (dume fakultative) internacia lingvo, kaj geinstruantoj havantaj por si praktikadon estas honorigataj de GFSEU per SAT-anigo kaj SEU-anigo kaj la plej fervoraj per esp-gazet-jurnallaboro.
estis en Budapeŝto, kaj nur la 1. aprilo estis sendita al Bekeŝ-Ĉaba (do ankaŭ poste ne al Mako). La tiama komandanto de Arad, generalo Gondrecourt, konfirmis en oficiala komuniko, ke li la 190 senarmitajn francojn, ĉiujn kun sendifekta haŭto, rericevis. Neniu el la francaj oficiroj senarmitaj en Mako povis ekkoni min kiel gvidanton de la senarmiga ago, kiam oni kontraŭfrontis ilin al mi. Tamen oni en ĉiuj akuzantaj punktoj deklaris min kulpa, kaj mi estis kondamnita al dumviva deviga laboro. Szieber, kiu ankaŭ venis en la manojn de la francoj, estis kondamnita al morto.
Laŭ ordono de la armea superkomandanto Franĥet d’Esoérey revizia proceso okazis la 27. marto 1920 antaŭ la Conseil de Guerre de la macedona armeo en Saloniki. La estro, supera leŭtenanto, deklaris tute senkaŝe, li estus konvinkita de la netenebleco de tiu kontraŭ mi kulpigarĭta akuzo. Sed li estus ligita al la konstatita kulpigo en Sofia. Pro tio mi ricevis la plej malaltan punon, kvinjaran fortikajkarceron. La estro hontigis en sia pruvigo de la juĝo la agon de la szegedaj hungaraj oficiroj, kiuj denuncis iliajn samlandanojn pro politika fimalamo ĉe armeo, kiu okupas parton de ilia lando. Sed kion utilas al mi tiu eldirajo? Komune kun Szieber mi estis ligita en feraj ĉenoj, kaj tiel kunligitaj oni estis nirs tirin de urbo al urbo, de bivako al bivako, kun nigraj krimuloj, kun mortigistoj kaj rabistoj, lokitaj en ĉevalejoj kaj en mucidaj keltruoj, kaj kuntiritaj pli lo jaron kun disŝiritaj ĉemizoj, nutritaj per restajoj, dismorditaj de fiinsektoj, kuntiritaj kun ĉifonitaj vestajoj trans Konstantinoplo, trans Sirio, Beirut kaj Marseille.
De Marseille oni poste forvenigis Szieber, kiu estis amnestita al dumviva malpermeso de la landeniro. Mi venis al Clairvaux, kie mi renkontis amason da politikaj «krimuloj», la nunan deputaton Marty kaj la ceterajn ribelantajn ŝiparsoldatojn de la nigra maro, la abesinan konsulon de Germanio kun sia sekretario kaj tri oficiroj kaj aliaj.
Ĉi tie, mi povus diri, mi ankoraŭ pli malbone estis traktita ol en la malpuraj bivakoj sur la Balkano kaj en Antaŭ-Hindio. La respondo al mia postulo pro traktado kiel «politikisto» estis: individua (unupersona) karcero. Mi troviĝis dum sep monatoj en ĉelo ne hejtita kaj kun ŝtonfundo, nur vestita per ĉemizo, manoj kaj piedoj katenitaj, de brutaj karcervartantoj ofte sangbatita. La karcera kuracisto D-ro Marion foje almetis ĉe mi bandaĉon, kiam estis rompita ripo, sed li tuj ree enkatenigis min.
Mi ne estis, tion mi devas konfesi, paca gasto de la karcero — la konscio, senkulpe esti jetita en la karceron, ne donis al mi trankvilon. Oni venigis min al Caen, kie mi strikis dum dekdu tagoj rifuzante la manĝajojn. Ĝi nenion utilis, mi restis tie dektri monatojn, kaj nur en junio, post finiĝo de mia kvinjara karcero, mi estis liberigita.
Nun mi ree estas libera…
Elgermanigis 715.
— página 8 —
8 — SENNACIULO
Komence estis propono de Gub. Fako SEU al klerigadministrejo enkonduki la lingvon. Poste sekvis respondo de Gub. ONO (Regiona Kleriga Fako), ke oni povas instrui esp. kondiĉe, ke geinstruistaro estas salajrata de lokaj esperantistoj… Kaj jen solvo de la afero! Gek-doj, imitu enkonduku la lingvon en la lernejojn. SAT-ano 3409
Kievo. La 25. februaro k-do Egers (4544) faris raporton pri Esp-o ĉe 48. lernejo. Kiel subraportantoj parolis du knaboj: prezidanto de Esp-grupo ĉe 80. lernejo kaj juna pioniro el la sama grupo; la unua — pri laboro de sia grupo, la dua — pri signifo de Esperanto por junpionir-movado. Rezulte la ĉeestintoj elektis organiztrion por fondo de grupo. 728
Leningrad. Laŭ SAT-jarlibro 1925 ni havis en Leningrad 51 membrojn de SAT. El tiuj 51 ni sukcesis reanigi por nuna jaro 40 gek-dojn, kaj varbis krom tio ĝis I/III ankoraŭ 73, tiel ke la nova jarlibro enhavos la adresojn de 113 membroj. Dank al tio, ke ni iris en masojn, en laboristajn klubojn, ni nun havas kelkajn dekojn da esperantistoj-laboristoj, dume en antaŭa jaro la leningrada SAT-anaro konsistis preskaŭ nur el inteligentuloj. Plej bonajn rezultatojn rilate anigon al SAT donis niaj centraj (pagaj) kursoj, kie ĉiuj kursanoj senescepte (26 gek-doj) dum pasinta semajno aniĝis al SAT. Bravo!
Fondita pro troa ŝarĝiteco de «Nova Epoko» en Moskvo — esperanta agentejo en Leningrad multe vigligis ne nur esp.-movadon en Leningrad, sed en tuta Sovetio. Ĝi agentejo inter alie vendis 1354 lernolibrojn, 1161 vortarojn, apartajn numerojn de diversaj jurnaloj esp. 619. De la kursa lernolibro «Petro» ni disvastigis 454 ekzemplerojn, plejmulte en Leningrad. Diversan alian literaturon ni vendis 464 ekzemplerojn. Tiuj ciferoj estas prenitaj el raporto pri laboro de nia agentejo de 15. 6. 1925 ĝis 1. 3. 1926. Dum tiu sama tempo nia agentejo plenumis: 272 kvaronjarajn abonojn al «Sennaciulo», 45 jarabonojn al «Senn. Revuo», 214 SAT-kotizojn, kaj multajn abonojn al diversaj aliaj jurnaloj, kiel Liberpensulo, Novaj Tempoj, Fervojisto, Internacia Medicina Revuo, kaj aliaj. Krom tio nia agentejo starigis adresaron de sovetiaj esperantistoj kuracistoj kun 80 adresoj.
Plej elokvente parolas la ciferoj de spezo, montrantaj la konstantan kreskon de nia movado:
I/1925 — 44 rub. VIII/1925 — 165 rub. II — 70 rub. IX — 431 rub. III — 80 rub. X — 499 rub. IV — 97 rub. XII — 598 rub. VI — 113 rub. I/1926 — 828 rub. VII — 120 rub. H. Frank (2144)
Imitinda ekzemplo. — Jen kia devas esti kronika raporto kaj la laboro en la SAT-anaro! Red.
Minsk (Sovet-Blankrusio). 14. aprilo en Minsk okazos minska distrikta konferenco de SEU.
Oficejo de Internacia Laborista Interligo tre vigle laboras inter gazetaro. En «Profesia Movado», «Blankrusia vilaĝo», «Ruĝa apudlimano», «Krasnoarmejskaja Pravda» «Ruĝarmeana Vero» kaj aliaj. Oni akurate presas artikolojn peresperantajn.
Dum lastaj du monatoj en «Ruĝarmeana vero» estis presitaj ĝis 70 tiaj artikoloj.
«Profesia movado» kaj «Blankrusia vilaĝo» presas fotografajojn, ricevitajn per Esperanto.
Ekz. en n-o 3 de «Profesia Movado» (gazeto dusemajna), organo de Profsindikatoj en BSSR, estis presitaj = 8 fotografajoj. SAT-ano 603
Samara. Nuntempe por preparado al memorvespero de 14. aprilo (morto de Zamenhof) estas elektita speciala komisiono, kiu ellaboris planon de sia laboro. Programo de la vespero estas jena: teatrajo, ekspozicioj, murgazeto, raportoj kun oficiala parto. Ĝis la vespero en la ĉeletoj de SEU estos starigitaj raportoj pri Zamenhof. Fundamenta deziro de tuta ĉi-tiu laboro estas: ĉiuj aliĝu al SEU kaj SAT.
En la urbo ankoraŭ estas malfermitaj tri novaj rondetoj: en la regimento de ligistoj (por ruĝarmeanoj) el du grupoj — 50 pers., en la lernejo je la nomo L. Tolstoj (por lernantoj) — 23 p., kaj en la lernejo por plenaĝuloj — N I — 50 p.
En la urbo estas nun 13 rondetoj. La postuloj por malfermadoj de rondetoj estas grandegaj, sed nesufiĉas gvidantoj.
Fundamentaj lernolibroj estas: «Fundamentoj» — de Lidia, «Petro» kaj jurnalo «Intern. Lingvo».
Sovetio, Samara, Sovetskaja 135. Kuharskij, n-o 5913
Stalingrad. De 9. 1. ĝis 13. 2. k-do Lingel prelegis 22 lekciojn en diversaj profunuiĝoj kaj lernejoj, pri la lingvo Esperanto, ĝia deveno, disvolviĝo, signifo kaj facileco de ellernado. Rezulte dume estas aranĝitaj kvin rondetoj en lernejoj: de Dobrolubov 96 lernantoj; de Belinskij 74; de Marks 69; de Pirogov 57; de Ŝiler 62; entute 378 lernantoj, inter kiuj estas kelke da geinstruistoj kaj profunuiĝanoj. Estas organizitaj ankaŭ 2 novaj grupoj en lernejoj de Bebel kaj Bilejev. Gvidas ĉiujn grupojn k-do Lingel (SAT-ano 5087). Kursoj trimonataj. Lingel.
Urjenj. 20. decembro 1925 estis kunveno de moskvaj instruistoj-esperantistoj. Unue raporto de A. Saharov pri rilato de Esperanto al lernejo, kaj poste debatoj pri tiu ĉi demando, oni decidis: 1. Organizi en centra domo de l’ instruistaj laboristoj sekcion de instruistoj-esperantistoj kaj konduki laboron laŭ du linioj: propagandaj raportoj kaj en rondeto ellernadi lingvon Esperanto. 2. Klopodi ĉe moskva fako de popola instruado trans CK SEU pri farado de oficiala eksperimento instrui lingvon Esperanto en unu el lernejoj de moskva fako de popola instruado.
Por plenumo de ĉi decido estis elektitaj specialaj komisionoj. Suvorov Leonido (Urjenj), 5402
Korekto
En la parto «Kroniko» eniĝis sufiĉe granda eraro. Nia societo ricevis 15 milionojn kaj ne 15000 hung. kronojn de la urbestraro de Budapest. Hungaro.
[REKLAMO p.8] ► LA MARTA N-RO DE «SENNACIECA REVUO» ELIROS LA 6. APRILO ◄
[REKLAMO p.8] Int. Esp. Kolektanto- kaj Korespondo-Klubo «AMIKECO». Fondiĝis 1924. Propra organo monata. Jarabono 1 U. S.-dolaro. Kiu aliĝos ĝis 1. 5. 1926, pagos nur ¹/₂ U. S.-dolaro aŭ ties valoron. Postulu prospekton de prezidanto: J. Groebel, Eltzerhofstr. 5, Koblenz, Germ.
[REKLAMO p.8] Germanlingvaj Prolet-esperantistoj!! Propagandu por Esperanto kaj por SAT per nia flugfolio-afiŝeto (2. Eldono) Mendu kaj uzu grandkvante por disvastigi nian movadon! Havebla ĉe k-do H. Muravkin, Berlin-Charlottenburg, 5, Horstweg 38,^II. Poŝtĉekkonto: E. Murawkin, Berlin 148098
Prezo, inkluzive afranko en germ. mk. (antaŭa pago) 1000 ekz., Germ., Aŭstr. 13.20 aliaj landoj 17.10 500 » » » 6.80 » » 8.60 100 » » » 1.50 » » 1.75 10 » » » 0.17 » » 0.22

Sennacieca Asocio Tutmonda ☆ Eldona Fako Kooperativa
Sennacieca Asocio Tutmonda ☆ Eldona Fako Kooperativa

Kovrilo de la libro "EKLUMO EN LA ABISMO" de Henri Barbusse, eldonita de Sennacieca Asocio Tutmonda, 1925.
Kovrilo de la libro «EKLUMO EN LA ABISMO» de Henri Barbusse, eldonita de Sennacieca Asocio Tutmonda, 1925.

Kovrilo de "DOKUMENTOJ DE KOMUNISMO" kun desegnajo de laboristo svinganta martelon, sub la titolo "SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA".
Kovrilo de «DOKUMENTOJ DE KOMUNISMO» kun desegnajo de laboristo svinganta martelon, sub la titolo «SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA».

Kovrilo de "TRI VERKOJ de Leo Tolstoj", kun la stelo-emblemo de S. A. T.
Kovrilo de «TRI VERKOJ de Leo Tolstoj», kun la stelo-emblemo de S. A. T.
Henri Barbusse: Eklumo en la Abismo. I. Piniĝo de unu mondo. II. La Ribelo de la Prudento. III. Klareco. Prezo: broŝ. 0,80 mk. g. 96 paĝoj.
Dokumentoj de Komunismo 132 paĝoj, broŝurita. Prezo: 1.— mk. g.
Tri Verkoj de Tolstoj El rusa lingvo traduk. J. M. I. Patriotismo kaj registaro. II. Al politikistoj. III. Pensoj pri edukado kaj instruado. — 78 paĝoj. Prezo: 0,80 mk. g.
Aĉeteblaj ĉe Administracio de SAT Rich. Lerchner, Leipzig O 27, Colmstrasse 1 (Germ.)
Presejo: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG
N.º 80, 8 de abril de 1926
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —

Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» interne, inter la vortoj «APERAS» kaj «SEMAJNE».
Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» interne, inter la vortoj «APERAS» kaj «SEMAJNE».
2-a Jaro, N-o 28 (80) — APERAS S.A.T. SEMAJNE — 8. Aprilo 1926
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
| Sidejo de la Redakci-Komisiono: Colmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio) | Sidejo de Ekzekutiva Komisiono de SAT 23, rue Boyer, Paris XX | Administranto: R. LERCHNER Colmstrasse 1, Leipzig O 27 |
HONTAĴO DE LIGO DE NACIOJ
Ekzistas homoj, kiuj jam ofte diris, se la L. d. N. jam estus ekzistinta en jaro 1914, la milito eble ne estus okazinta. Malgraŭ la «paca laboro» de tiu ligo — ni nur memoru al Maroko, Mosul ktp. — Multaj homoj kredas ankoraŭ ĉiam al la «forto» de tiu rondo de «noblaj viroj». Ĉar ekzistas homoj, kiuj neniam povas lerni el la faktoj, ili ĉiam nur kredas al tio, kion ili ideale imagas al si. Sed malgraŭ tio perdos — se ankaŭ nur malgrandan procentaĵon — tiu aro da homoj parton da blindiga anoj, kiu nun fariĝos vidanta per la nova malforteco de Ĝenevo. Tiu nova fiasko de Ĝenevo estas, ke oni tie ĉi eĉ ne estis sufiĉe forta por akcepti membron. Fakte pro malpaco en la ligo de paco oni ne povis akcepti membron. Preskaŭ paradoksa! Do, grandan kaj gravan landon en la koro de Eŭropo sen kies partopreno neniam povus ekzisti normala stato por la paca laboro en Eŭropo — kio estas tre grava por tia instituto — oni ne povis akcepti — ne malgraŭ la multaj matenmanĝoj, kvin-horaj teoj ktp. Kion nun diras la multaj pacamikoj sur la tute malĝusta vojo por atingi pacon. En kolero ili insultas pri Brazilio pro ties obstineco. Kaj germanaj pacifistoj troaj eĉ ĝojas ankoraŭ pri la belaj vortoj de la «aktoroj» Chamberlajn kaj precipe de Briand. Malgraŭ ĉio!
En ilia ĝojo pri la koraj vortoj de Briand ili eĉ tute forgesas la doloron, ke oni ne akceptis la junan respublikon, — kiu ankoraŭ povas esti pli kora ol Briand; sed al ĝiaj monarĥistoj — en la L. d. N. Germana laborista gazeto kuŝas antaŭ mi, en kiu mi legas artikolon en kiu oni eĉ skribas: «Germanio kaj Francio estis unuiĝintaj en Ĝenevo en la defendo kontraŭ sudamerika postulo. Tio estas depost militfino la unuan fojon, ke ili kune entreprenas gravegan diplomatan faron kontraŭ tria lando. Kaj tiu ligilo, kiu nun forte unuiĝas por la 175 tagoj, kiuj ĝis la 6. septembro ¹) pasos, fariĝis ankoraŭ nur pli profunda per la neakcepto de Germanio en L. d. N., kio estas en aliaj vortoj per la brazila kontraŭo.» La daŭrigo de la artikolo estas preskaŭ nur unu granda laŭdo por Briand. Jes, se oni nur rigardas la vere belan, idealistan paroladon de Briand, tiam oni jam povas juĝi kiel supre, sed oni ne devas forgesi la agojn de tiuj sinjoroj, — kiujn ili faras ankoraŭ samtempe. Multaj lasis sin trompi per tiaj belaj vortoj kaj ne povas ekkoni la verecon, ke L. d. N. nur estas centra negoca oficejo de imperiismo. En la kunsidoj de ĉi centra negoca oficejo de imperiistaj ŝtatoj oni priparolas, kiamaniere la grandaj financ- kaj industriaj grupoj povas gajni pli da mono. La delegitoj de la unuopaj landoj ja estas nur reprezentantoj de grandaj financ- kaj industriaj grupoj. Sed atingi pli grandan profiton estas ne tiel facile, ĉe la hodiaŭaj ekonomiaj cirkonstancoj tutmondaj. La landoj eksstereŭropaj, al kiuj oni antaŭ la milito eksportis nun fariĝis dummilite mem eksportlandoj. Kiel nun solvi la problemon de pli-profito? La imperiistoj ne trovas (ne povas) alian solvon ol subpremi la koloniojn kaj duonkoloniajn landojn — subpremi ilin komprenble kun la pafiloj de la liganaj registaroj. Kial laboristoj helpas subteni tian politikon — kial ili subtenas la sangofluon en Ĉinio, Maroko, Hindio ktp.? Ĉu vi ne rimarkas, ke la sama Briand, kiu blindigas vin per siaj belaj vortoj tie kunhelpas? Ĉu vi ne scias, ke la samaj Briand kaj Chamberlajn subtenas aŭ eĉ gvidas (precipe estis Chamberlajn) la politikon kontraŭ la sola laborista lando Rusio — la «Orienta Kontrakto» de Locarno, kiu postulas, ke Germanio lasas tramarŝi fremdajn armeojn trans sia teritorio okaze de milito kontraŭ USSR — Germanio eĉ devas eble partopreni. Do, kial subteni la «vost-imperiisman politikon» de Stressemann kaj Luther (germanaj ministroj, kiuj gvidis la germanan delegacion en Ĝenevo). Stressemann kaj Luther ne povas alie laŭ ilia deveno. Sed oni devus postuli, ke laboristoj povas alie pensi. Ili devas scii pri la forta kaj riĉa laborista lando USSR.
Chamberlajn kaj Briand nun bezonas Germanion pro la eventualaj grandaj decidoj estontaj kaj, ke ĝi ne troviĝos tiam sur la alia flanko. Germanio devas ludi la rolon de viktimo. Do «la ligilo, kiu tiel forte unuiĝas kaj ankoraŭ fariĝis pli profunda» oni povas finfine liveri kiel glavon kontraŭ la tuta laboristaro. Kelkaj eble diras, ke mi vidas tro nigra, sed mi opinias, ke estas pli bone iomete pli senmaskigi ol sin ebriigi per iluziaĵoj.
Ĉu Brazilio estis la vera pekulo sola, ke oni ne akceptis Germanion? Ĉu Brazilio — lando ekster Eŭropo — estas tiel forta, ke ĝi povas malhelpi la harmonion de
¹) La tago por kiu oni petis la Germanojn ree veni Ĝenevon kaj petegi denove je akcepto en L. d. N.
— página 2 —
2 — SENNACIULO
Eŭropo? — Kaj harmonio de Eŭropo estas unu el la ĉefaj celoj de L. d. N. — Kaj estis la plej gravaj landoj de tiu ligo Anglio kaj Francio tiel malforta? Ne, Brazilio ne estis la sola pekulo, estis la «pacherooj» Briand kaj Chamberlajn. Tiuj ambaŭ estis, kiuj malantaŭ la kulisoj faris promesojn al Polio en Locarno. Per ilia sekreta diplomatio — kontraŭ kiu batalas L. d. N. — ili kulpigis la novan hontaĵon de Ĝenevo. Tiuj ambaŭ semis venton kaj rikoltis ventegon. Se nun ekzistas tre akraj konfliktoj tiam oni ne povas plu atendi, ĝis ke la L. d. N. disfalos. Fakte oni ne povas plu atendi, se oni eĉ ne kapablis akcepti membron.
Ni ankoraŭ havos ofte okazon vidi samajn spektaklojn en Ĝenevo kiel la lastan, ĉar ili ne kuraĝas ekkoni la veran solvon de la problemo — la fondo de nova sociordo. Eĉ se oni ĝin volis solvi ĉe la «verda tablo» en Ĝenevo oni ne povus, ĉar tiu nur povas esti la faro de la laboristaro kaj ĉar tiu vojo neniam povas gvidi al tiu celo. Al libereco nur gvidas vojo tre kruda — golgata vojo.
Oŝo 1390.
Voko el Hispanio
Ĝenerala stato de l’ laboristaro
De longaj jaroj la hispana turmentata proletaro suferadas sub jugo de drakona reĝimo, kreita kaj subtenita de militist-nobela, ekleziula kaj burĝa kastoj, perfekte kuniĝintaj.
Sed precipe, de kiam la klerikaleca militistaro «perforte» prenis la povon kaj la sangefama generalo, M. Anido, (kiu tiom da indaj, noblaj laboristoj igis mortigi sur la stratoj de Barcelono antaŭ 5 jaroj laŭ la tiel nomata «forkura leĝo» inventita de li, kiu konsistis en tio, ke survoje al malliberejo, dumnokte, fipolicistoj pafmortigis senarmajn kaj ligitajn kamaradojn sub falsa pretekston, ke ili provis forkuri. Tio vekis nenian indignon eĉ en liberalaj burĝ-rondoj) estis akceptata kiel membro en la Direktorion, eksentiĝis registara premo ĉe laboristaro, ĝis fine oni fermigis la sindikatojn, deklaris eksterleĝa la kompartion, persekutis kaj enkarcerigis la plej kapablajn gvidantojn, inter ili k-don Maurin, kiu ankoraŭ restas en kastelo, Montjuich (pron: Montjuik) kiu estis mortpafita, kriante: «Vivu la moderna lernejo!!!» ĝia glora fondinto, Ferrer.
Ĉiuj ĉi malagrablaĵoj travivitaj semis la malfidon kaj konfuzon en la laboristvicoj, kiuj forgesis, ke la malunuiĝo estas multe pli timinda ol ĉiuj malamikoj, kaj estiĝis kaj estiĝas senfinaj diskutoj kaj disputoj pri la vojo irenda, ĝis tia grado, ke la laboristaro estas ĉiutage pli dividita, kio kaŭzas grandan ĝojon kaj kontenton ĉe la regantaj klasoj, kies malnoblaj apetitoj pliakriĝas, nerespektante, en multaj laborejoj, la leĝan okhoran labortagon, pro kiu oni tiom longe bataladis.
Do, fakte oni povas senerare certigi, ke nun en ĉi lando estas neniu forto organizita, povanta kontraŭstari, eĉ nek kontroli la agojn de la absoluta, ĉiopova, episkope konsilita registaro uzurpanta la rajton de popolo kaj nur servanta la interesojn de aparta klaso, al kiu ĝi estas submetita. Pruvas tion, ke ĉiufoje kiam la sindikatoj, en Barcelono sin direktis al provincestro kun la peto, ke la registaro permesu la publikan leĝan ekziston de l’ sindikatoj, ili ricevis obstine nean, iafoje eĉ minacan respondojn.
Dume en Maroko elspezataj estas milionoj kaj milionoj por subigi popolon, defendanta siajn rajtojn . . . kaj tio estas demokratismo, kiel la registaro volas ŝajnigi?!
Necesas rimarki, ke en la provincoj la sindikatoj, severe kontrolataj, agadas publike, kvankam ĝiaj anoj estas konstante spionataj, kaj enkarcerigataj la suspektindulojn, dum en Barcelono, senkaŭze, oni absolute ilin ne permesas.
En tiaj jezuitecaj kondiĉoj kun la interna divido, kun ĉia speco de personalismoj, ŝajnas, ke netroveblas estas elirloko el ĉi tiu malbonodoranta, putriĝanta malluma abismo, al kiu la burĝaro alportis nin.
Nedubeble, ke baldaŭ fariĝos lumo kaj ĉiuj ekvidos klare la vojon konvenan.
Mondcivitano
Klerigado al laboristoj
En Svedio ekzistas depost jaro 1912 Kleriga Asocio Laboristoj (Arbetarnes bildningsförbund), kies celo estas: organizi studrondojn, bibliotekojn, prelegojn ktp. inter la svedaj gelaboristoj.
Estas tutlanda asocio, al kiu aliĝis sindikataj, politikaj, kooperaj kaj kulturecaj organizaĵoj.
Laŭ la raporto de la lasta laborjaro, kiu ampleksas la tempon de 1. julio 1924 ĝis 30. junio 1925, al la asocio aliĝis 20 regnorganizaĵoj kun membrokvanto de 933404, la 31. decembro 1924.
Dum la laborjaro el ĉi tiu membraro partoprenis aktive en 2005 studrondoj 25496 membroj. La bibliotekoj estis 791 kun 193465 volumoj. Temoj por la studado de la studrondoj estis en 372: beletristiko, 273: unuiĝsciado, 272: ŝtat- kaj komunumsciado, 217: sveda lingvo kun ortografio kaj artikolskribo, 158: kalkulado, 150: socialismo, 143: komunismo, 125: fakunuiĝsciado, 122: librotenado, 119: angla lingvo, 79: paroladarto kun lingvopritrakto kaj deklamacio, 58: naciekonomio, 42: historio, 38: kantado kaj muziko, 34: Esperanto, 30: alkoholdemando, 29: germana lingvo, 26: literaturhistorio, 17: kooperacio, 13: socisciado, 12: virina slojdo, 9: filozofio kaj religio, 8: geografio, 8: sociaj demandoj, ktp. Estis aranĝitaj 305 serioj kun 1522 prelegoj kaj 22 muzikvesperoj, kiujn partoprenis 29316 aŭskultantoj. La prelegoj koncernis jenajn temojn: ŝtat- kaj komunumsciado, kleriga laboro, kooperacio, historio, naciekonomio, fakunuiĝsciado, beletristikaj temoj, socialismo, psikologio, socializaj demandoj, industria demokratio, arthistorio, socia higieno, sciado pri heredeco, astronomio, alkohola demando, kaj ĝenerala geografio.
Krome la asocio aranĝas komunikojn kaj prelegojn brodkastajn per Radio, specialajn kursojn por perfektigi gvidantojn de studrondoj, eksterlandajn studvojaĝojn ktp.
Se oni konsideras la grandan kvanton da membroj — kiuj estas kolektive aliĝintaj — ne tiom impona parto ankoraŭ partoprenas la studadlaboron; sed la asocio klopodas pli kaj pli interesi ĉiujn por ĉi laboro. Tamen por klerigado al la laboristaro sveda la asocio jam estas tre bona kaj signifa helpilo kaj faris tre gravan laboron tiurilate.
Ĉiu studrondo havas la rajton mem elekti siajn studtemojn. Rilate fremdajn lingvojn studatajn la angla okupas la unuan lokon kaj Esperanto la duan. (En 119 studrondoj estis, dum la lasta laborjaro, studata la angla lingvo: 34, Esperanto: 29, germana: 3, franca: 3, rusa: 1 kaj Ido: 1.) En multaj svedaj rondoj oni ankoraŭ imagas, ke la angla fariĝos la estonta mondlingvo. Tial tre multaj laboristoj ne liberiĝis je tiu eraro, kaj pro tio la angla lingvo pli multe estas studata. Sed estas espero, ke la laboristoj fine komprenos: nur Esperanto estas la plej bona interkomprenigilo kaj povas plej efike servi en la batalo por emancipo de la tutmonda proletaro.
Karl Johansson
Familia tragedio
Dimanĉon la 21. marto 1926 en la 12. horo meznokte okazis granda tragedio. Nia k-dino instruistino Charlotte Barth (Sat-ino 1742) mortigis sian patron, fraton kaj sin mem per revolvero. Patro kaj frato mortis post kelkaj minutoj, kaj ŝi merkredon 24. 3. 6a horo frumatene en malsanulejo.
En popollernejo ŝi instruis laŭ proletaria intelekto kaj kompreneble ankaŭ Esperanton, tial ŝi estis serioza kunlaboristino por proletaj celoj. Ŝia patro estis posedanto de granda vinrestoracio, en kiu estas nur riĉuloj, kapitalistoj kaj reakciuloj kiel gastoj. Nia k-dino bezonis sian salajron, kiun ŝi ricevis pomonate por siaj proletaj infanoj. Inter la lernej-infanaro de Glauchau, kiun ŝi instruis en la lernejo kaj ĉiuj klaskonsciaj laboristoj, kiujn ŝi instruis en Esperanto, ne forgesos la nomon Charlotte Barth. Tial ŝi havis malfacilan batalon inter la gepatroj, instruistoj, (kaj ankoraŭ) pastraro kaj ĉiu, kiu ne volas scii de proletariaro. Sed ŝin venkis nun la nerva sufero kaj la lasta fino, la tragedio.
Kurt Floss, 3832.
— página 3 —
SENNACIULO — 3
La ekonomia situacio de laboristoj en Litovio
En la nuna tempo, kiam regadas terurega ekonomia krizo en preskaŭ tuta okcidenta Eŭropo, kiam en Germanio, Anglio, Polio senlaboruloj nombriĝas je centmiloj, kiuj suferadas malsaton, malvarmon kaj diversajn malsanojn tiel, ke multaj el ili estas devigitaj finigi sian vivon per memmortigo, trairas en la laborista mondgazetaro preskaŭ ne notindaj la suferado kaj luktado de la proletaro en la malgrandaj landoj, en tia nombro ankaŭ Litovio. Oni ankaŭ devas atenti, ke la luktado de proletaro en grandaj landoj plifaciliĝas, ĉar ĝi estas plimultnombra kaj pli organizita; ĝi havas pli grandan eblecon por kontraŭstarigi siajn postulojn per ĝia gazetaro, profligoj, malsanejaj kasoj, disciplino. Sed en tia lando kiel Litovio, kie ĉiu libera movo eksufokiĝas, kie pri ĉiu pli kuraĝa paŝo de laboristo li ektroviĝas en malliberejo, kie la laboristaro havas preskaŭ nenian organizaĵon, — kaj kie tiu estas, ĝi pli ekzistas sur la papero ol en la vivo, kie ĝi ludas nenian rolon, ĉar ĉiun ĝian entreprenon oni punas kaj limigas je «leĝo», — estas komprenble, ke dum ekonomia krizo la situacio de la proletaro tie-ĉi estas pli senira, pli malfacila ol en granda lando, kie la industrio estas sufiĉe disvolvita.
La malforta industrio de Litovio pli kaj pli detruiĝas. Kaj certe, pri elveturigo de siaj fabrikatoj oni eĉ ne povas paroli, ĉar pro la malesto de novaj maŝinoj kaj bezona krudaĵo, ilia kvalito estas tre malbona kaj konkuradi sur la alilanda merkato per iu maniero ĝi ne povas. Male — la lokaj laboraĵoj elpremiĝas per alilanda fabrikaĵo. Eĉ en la lando mem, Litovio kiel lando havanta 85 % terlaboristojn de ĝia tuta loĝantaro, estas pli ekinteresanta por subteni la postulojn de la kampanoj por malgrandigi iliajn impostojn. Ĉu la registaro plenumas la postulojn de la kampanoj kaj ĉu tiu alportas uzadon, estas alia demando. Tamen la stato de la terlaborantoj en Litovio estas tre malĝoja, kaj ĉiu, kiu interesadas je la ekonomia situacio de tiu-ĉi lando eksignas, ke la vilaĝano tie-ĉi estas malriĉa. Tio alkondukas, ke li plue elpaŝas kontraŭ la registaro de la kristanaj demokratoj; tio estas plia simptomo, ĉar la konservativa litova vilaĝanaro, kiu estis ĝis la lastaj jaroj tre religia, komencis forĵetadi de si la jungadon de la pastraro, kio signifas egale kiel la registaran blokon: kristano-demokratojn, «Ukininsku Sajunga» kaj «Darbo-Federacion».
La egajn impostojn de la vilaĝano oni per penado kolektadis kaj laŭ la vortoj de la deputatoj Kvieska kaj Sugintas dum la debatoj akcepti la buĝeton por jaro 1926, 90 % de tiuj-ĉi impostoj oni kolektadas per polica bajoneto («Lietuvos žinios» n-o 1, 2-I-26).
Ĉe ni estas la tiel nomita «terreformo», kiu certe donis kaj donas nenion al la litova popolo. Ja oni ne povas diri ke, se la centrojn de la diferencitaj bienoj prenis por si pastroj, deputitoj de la sejmo el la policio kaj opozicio, ricevis teron el la litova popolo. Oni povas nur diri, ke anstataŭ la antaŭmilita bienaro kreiĝis nova «pura litova», kiel titolas sin tiuj ĉi sinjoroj. Certe nenio ŝanĝiĝis: ili tiel do ekspluatas siajn laboristojn kiel iliaj antaŭantoj. Tiuj ĉi vilaĝanoj, kiuj ricevis teron — kiujn oni tie-ĉi nomas «novaj mastroj» — ne povas fondiĝi, ĉar de la registaro ili ricevas preskaŭ nenion, por ke ili povu aĉeti kaj enkonduki vivan kaj mutan inventarojn. Multaj el ili lasas sian ricevitan teron kaj reiras al sia malnova loko. Ĝenerale la malkontento de la vilaĝano pri ĝia malbona ekonomia situacio kreskas. Alie ja tio ne povas esti: homoj kiuj fordonadas la tutan vivon al eto da tero ne havas eblecon por sufiĉe prizorgi siajn ĉiutagajn bezonojn kaj eĉ ne povas aĉeti en urbo bezonataĵon por si kaj siaj mastrumadoj ilojn. Ja tio estas en la dua kvarono de la XX. jarcento en «Eŭropo». Tiaj detruitaj mastrumadoj en Litovio certe konsistas 80 % de la tuta terlaboristaro.
Kiel vivadas terlaboristoj dungitaj je minimumpagado? Ilia suferado ne finas. Oni povas kuraĝe diri, ke oni ilin devigadas laboregadi kiel brutaron, eĉ po 16 ĝis 18 horojn dum tago kaj nokto donante tre malbonan nutraĵon. Ilia malgranda salajro komprenble ne sufiĉas por prizorgadi ilian familion. Iliaj edzinoj kaj nematuraj infanoj laboradas egale kun iliaj edzoj kaj patroj. 7—8 jaraj infanoj jam estas laboristoj; ili paŝtadas porkojn ĉe la plej riĉaj najbaroj — «pugnuloj». Ĉe tia stato komprenble ne povas nek ili mem nek iliaj infanoj lernadi, skribi kaj legi. Se dum jaroj 1920—21 estis provita ilin organizi en profesiaj asocioj kaj ilin klerigadi per kulturaj sekcioj, la unuajn la registaro rapide fermigis kaj iliajn gvidantojn ĵetis en malliberejojn (vidu la artikolon «La movado de la profesiaj asocioj en Litovio», «Senn.» n-o 69). La morteco kaj diversaj malsanoj estas tre disvastigitaj inter ili.
(Daŭrigota).
La I. Internacio kaj mondlingvo
En la kvara paragrafo de l’ rezolucio de la dua kongreso de l’ Internacia Laborista Asocio (I. Internacio) en Lausanne (2. ĝis 7. sept. 1867) pri la 5. punkto de l’ tagordo (Sociaj funkcioj. — Rolo de homviro kaj homino en la socio. — Infanedukado. — Integra instruado. — Instrulibero. — Fonografio.) ni legas ¹):
«La kongreso opinias, ke lingvo universala kaj reformo de l’ ortografio estus generala bonfaro kaj forte kontribuus al la unueco de l’ popoloj kaj al la interfratigo de l’ nacioj.»
Ni vidas do, ke la tutmonda laboristaro, kreinte sian unuan internacian organizaĵon, rekonis ankaŭ la necesecon de lingvo internacia, kvankam en tiu epoko ankoraŭ neniu internacilingvo reale ekzistis.
Estas ankaŭ rimarkinde, ke la vortoj «lingvo universala» estis enkondukitaj en la cititan paragrafon laŭ la propono de anglo (nacio, kies lingvo estas la plej disvastigita), nome Alfred A. Walton, arkitekto el Brecon (South Wells, Anglio), prezidanto de l’ National Reform League (Nacia Reform-Ligo).
Bedaŭrinde tiu-ĉi decido de l’ Internacio estis forgesita kaj la nunaj gvidantoj de internaciaj proletorganizaĵoj plejparte ne komprenas la necesecon alpreni la internacilingvon en la tempo, kiam ĉi-lasta jam reale ekzistas kaj estas mondskale praktikata. La devo de l’ SAT-anoj estas memorigi ilin pri tio.
1334
Represo en ĉiuj gazetoj rekomendinda. Red.
¹) Vidu: Oscar Testut, L’ Internationale (Paris, 1871), p. 132; James Guillaume, L’ Internationale, t. I (Paris, 1905), p. 36.
El Ĉekoslovakio
La loĝeja krizo ĉiam pli kaj pli ampleksiĝas kaj kion faras la demokrataj regantoj por solvi tiun krizon? En Praha estos ŝanĝota la leĝo por la «luxus» imposto tiel, ke la posedantoj de ne pli ol 4 ĉambra loĝejo estos liberigotaj de tiu impostpago. Malgraŭ la granda loĝejmanko estas en Praha nur «6000 loĝejoj kun pli ol 4 ĉambroj. La loĝeja krizo ne povas esti pli frue solvita dum similaj cirkonstancoj, ĝis kiam la proletoj, vivantaj en la keloj, vagonoj kaj lignokabanoj, ne solvos ĝin mem.
La komplimento, kiu kostis 150000 kĉ. laŭ «Rudé Právo», ĉiuj generaloj kaj oficiroj estis devigitaj sin prezenti al la novbakita ŝtata defendministro Stribrny dum la karnavaltempo. Tiu ĉi luksa formulaĵo kostis al la ŝtato pli ol 150000 kĉ., kaj por similaj sensencaĵoj la regantoj disjetas sumojn, kiujn ĝi elsuĉas el la laboristaro.
Pilsen 409
Internacia tago de l’ virina movado
Karaj kamaradoj! Ni hodiaŭ festas internacian tagon de virina movado de 8. marto, ni hodiaŭ resumas nian laboron kaj kontrolas forton de niaj batalantoj de laborista klaso. Sed ni ne devas forgesi tiujn kamaradojn, kiuj ĝis nuna tempo loĝas sub jugo de kapitalo, kiuj suferas en malliberejoj, senkulpe pereas pro laborista afero, por liberigi ĉiujn premitajn popolojn.
Karaj kamaradoj de okcidentaj landoj, vi hodiaŭ pasigas la internacian tagon en malfacilaj kondiĉoj, sub observo de policistoj.
Laboristinoj kaj kamparaninoj de libera Sovetlando, sendas al vi sian varmegan saluton.
Kaj de hodiaŭa tago ni pliamike kuniĝos kun vi sub ruĝa standardo de laboro. Kredu kamaradoj! Alvenos tiu tago, kaj tiu horo, — kiam vi, ankaŭ libere, kune kun ni, festos la internacian tagon — 8. marto.
Labor-ino Kvasova, trad. Makŝakov
— página 4 —
4 — SENNACIULO
La granda munici-eksplodo en Praha kaj ĝiaj pacifismaj sekvoj
(De nia Esperanto lab.-koresp. el Ĉekoslovakio)
Mitingo pri la kaŭzoj de la eksplodo en Truhlarskástr. de ĉekosl. policio malpermesata kaj malebligata — kiu havas intereson pri la sekretteno de la veraj kaŭzoj de la munici-eksplodo? — Brutala interveno de policio kontraŭ miloj da demonstrantaj laboristoj. Parlamentano Harus de policio mistraktita kaj je la haroj trenita tra la stratkoto al policomisarejo kaj arestigita.
Por doni al vi klaran bildon, mi devas antaŭ ĉio iomete rakonti pri la eksplodo: Do Praha ĉefurbo de Ĉekoslovakio kaj tie oni plejmulte timas la revolucion de l’ laboristaro, kaŭze de tio troviĝas en ĉiu angulo de Praha municiaj depotoj, kie la burĝaro ĉekoslovaka prenu en okazo de «bezono» sian provizon. Onidire ne estas la municio konservita kontraŭ la revolucio sed por milita defendo kontraŭ eksterlanda malamiko, ĉu ne estas ridinda tiu ĉi diro? Ĉekoslovakio, kiu konsistas el kvin nacioj: germanoj, slovakoj, hungaroj, rusoj kaj ĉekoj krom tio 1 miliono da komunistoj kaj granda parto de judoj volas fari militon kun eksterlanda malamiko? Tion ne kredas eĉ malgranda infano. Ĝi nur povas atendi enlandan militon, revolucion, kaj tial ankaŭ tia freneza municioprovizado de la ĉekosl. burĝaro. Municion oni transportadas de unu magazeno al alia pli konvena, kaj tiel ankaŭ okazis vendrede la 5. marto antaŭtagmeze, kiam estis transportita sur municiveturilo tra frekventa strato de l’ ĉefurbo Praha kelkaj centoj da mangrenadoj, kiuj dumvoje al la «Podebrad-Kaserno» eksplodis kaj mortigis 2 akompanantajn soldatojn kaj grave vundiĝis milojn da homoj, kiuj troviĝis en la proksimeco. Miloj da fenestroj rompiĝis, kaj multaj domoj estas tute ruinigitaj. La loko kie okazis tiu ĉi terura katastrofo aspektas pli kruele ol vera batalkampo, ĉar la vunditoj kuŝis unu apud la alia. La policio kaj soldatoj havis plenajn manojn per ilia transportado al la hospitaloj kaj hodiaŭ ankoraŭ ne povas dormi la loĝantoj de tiu strato en siaj domoj kaj vagadas tra Praha kvazaŭ militforkurintoj.
Jen la kaŭzo kial la kompartio de Praha kunvokis publikan mitingon por klarigi la kaŭzojn de tiu katastrofa munici-eksplodo dum hela tago sur frekventa str. de Praha. La kompartio volis klarigi tiun ĉi packonferencon en Praha, kiu postulis du homajn vivojn kaj tutajn vicojn de grave kaj malgrave vunditaj pacaj preterpasantoj, kaj krom tio kaŭzis kelkmilionan domaĝon materialan kaj financan. Tiaj katastrofoj konstante minacas kaj timigas la loĝantaron de Praha, ĉar en la centron de la ĉefurbo estas transportataj municiprovizoj kaj el la kazernoj de Praha nia nacidefenda ministerio faras, municimagazenojn. Sed la sinjoroj regantoj timas la klarigon de la kompartio pri la veraj kaŭzoj de la eksplodo, kaj neceseco de municimagazenoj en la centro de la urbo. La «Koalicio ankaŭ uzis ĉiun sian potencon por malebligi la pridiskuton de la terura katastrofo antaŭ la tuta publiko de Praha. La kolportistoj de flugfolioj estis arestitaj, kaj malgraŭ la ŝtata cenzuro permesis la tekston sur ili; la policio konfiskis la flugfoliojn, kiujn ĝi ricevis kaj detruis ilin. Vespere estis ĉiuj fortoj streĉitaj por malebligi la mitingon. La soldatoj estis alarmitaj, policio ekokupis ĉiujn stratojn gvidantaj al la mitingloko al «Placo de Havlíček».
Malgraŭ ĉiu perforto amasiĝis miloj da laboristoj antaŭ la polic- kaj soldatkordonoj, kaj estos konstante de policistoj dispelitaj, tiel ke ili finfine plenigis la apud kuŝantajn stratojn. Jam dum tiu ĉi procedo okazis akraj diskutoj kaj eĉ interbataloj kaj perforto flanke de la policio. Sed tio ne estis sufiĉa, la policio baldaŭ montris, nerigardante la fundajn principojn de la demokratio, ke ĝi memvole kaj perforte dicidas sur la stratoj de Praha. Kaj k-do deputito Harus, uzante sian liberecon kiel parlamentano aliris ĉe preĝejo de «sankta Jindrich» por diri al la bruanta kunveninta laboristaro la veran kaŭzon de la katastrofa eksplodo en Truhlarskástr. Sed tiun ĉi veron la laboristaro nerajtis aŭdi. La policio devis ĉiukaze malebligi tian paroladon. Policistoj ĵetis sin al k-do Harus kaj detrenis lin el la tribuno. Kontraŭ tia agado komprenble deputito k-do Harus kiel eble plejforte sin defendis. Malgraŭ, ke li legitimis sin al la policistoj ili kaptis kaj fortrenis lin al policomisarejo. La policio montris, ke ĝiaj bastonoj pli valoras ol la leĝoj pri deputita imuneco en demokrata respubliko.
Policistoj trenis k-don Harus je la haroj tra la stratkoto, piedbatadis kaj frapadis lin antaŭ la ekscitita popolamaso kaj finfine ili ĝin enpuŝis en la policon kontraŭejon. Tie la policistoj sin ĵetis sur Harus kiel frenezaj.
En la policejo disvolviĝis fakta batalo inter la deputito kaj la policagentoj, kiuj uzis ĉiujn rimedojn kontraŭ k-do Harus, kies neordinara forto estas popolkonata.
Al la polic-komisarejo tuj venis k-doj deputitoj Bolen kaj Stern, senatoro Touzil, redaktoro Ŝafarŝ kaj k-do Vrbenskoj, kiuj akre interpelaciis kontraŭ la neallasebla interveno kaj perfortigo de deputito sur publika strato kaj en policoficejo. Poste estis skribita protokolo kaj la polica kuracisto certigis, ke k-do Harus estis de policistoj vundita, en la vizaĝo li havas sangŝvelaĵojn, kiuj devenas de la gumbastonaj batoj. Sur la dorso li havas sangŝvelaĵon kaŭzita de bastonbatoj en larĝeco de 4 cm kaj kelkajn decimetrojn longajn. Memkomprenble tiu ĉi okazajo ekscitis la laboristaron kaj ĉirkaŭirantajn personojn en plej alta grado. Konstante de la policio ĝenita, kiu estis embarasita de la ekscito de l’ amasoj, la laboristaro foriris al
«Placo de Václav»
kie estis aranĝita provizora mitingo en kiu parolis senatano Touzil. Fine alvenis ankaŭ la ĵus liberigita k-do Harus. K-do-deputito Harus estis de ĉiuj flankoj entuziasme salutita. Baldaŭ post malfermo de l’ mitingo alvenis denove forta kordono de policistoj, kiuj komencis la mitingon dispcladi. Kun abomenkrioj la popolamasoj akceptis la policon, kaj ĝis la malfruaj horoj de l’ nokto promenadis rondetoj da homoj tra la stratoj de Praha, kiuj vigle interdiskutadis kaj kondamnis la agadon de la policio.
Pilsen, 409.

▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪ SESA SAT-KONGRESO EN LENINGRAD — Unua komuniko de Kongres-Komitato aperos en proksima n-o ▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪
▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪ SESA SAT-KONGRESO EN LENINGRAD — Unua komuniko de Kongres-Komitato aperos en proksima n-o ▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪
Sennacieca rito de l’ nomdono
Jen laŭ kia plano ni plenumas riton de l’ nomdono en saratova esperantmora rondeto:
Dum infano estas en interno de l’ patrino, liaj gepatroj atentas ĉiujn cirkonstancojn, kiujn travivas ili ambaŭ, kaj elektas tiun esperantan vorton, kiu esprimas tiun sencon de l’ sumo de tiuj ĉi cirkonstancoj.
Kiam infano naskiĝas, patro lia priskribas ĉiujn atentitajn cirkonstancojn, esprimitajn per la unu elektita vorto, kaj informas tion al ĉiuj lokaj esperantistoj — samrondetanoj.
Samrondetanoj, se ili trovas pli trafan vorton por esprimi la samajn cirkonstancojn, proponas ĝin al la gepatroj. Jam estas proponataj eĉ kelkaj vortoj kiel nomoj de la tuj naskinta ido. Tiam al la gepatroj apartenas rajto elekti tiun nomon el la proponitaj, kiu pli plaĉas al ili.
Se samrondetanoj proponas unu nomon restas la nomo, trovita antaŭe de l’ memgepatroj. Se al la gepatroj egale plaĉas kelkaj proponitaj nomoj, — tiam rondeto elektas el ili unu nomon per la baloto aŭ per loterio.
Tuta ceremonio de la elekto de l’ nomo devas daŭri ne pli ol 10 tagojn, post kiam la ido devas esti oficiale registrita laŭ ekzistantaj regnaj leĝoj kiel portanto de la elektita esperanta nomo.
Pli-malpli detalaj raportoj pri la nomdono estas lokigataj en esperanta loka rondeto (manskribita) ĵurnalo.
Saratovo. 28. XII. 1925.
El manskribita ĵurnalo «Saratova Rondiranto» n-o 2 SAT-ano 2985
P. S. Ni tre petas ĉiujn aliajn esp.-rondetojn informi nin, kiel vi elektas kaj donas esperantajn nomojn al viaj esperantistidoj. Sarat. esp.-mora rondeto.
— página 5 —
SENNACIULO — 5
Kia devas esti «Senn.»?
«Senn.», la sola esp-laborista organo havas malfacilan taskon. Kio pli ĝusta — esperantismo aŭ proletarismo?! Nenia hezitado! Kiom da gazetoj ni ja havas por esperantismo! «Senn.» estas destinita ne nur por esp-ismo sed pli bone per esperanto por proletarismo. Estante ĉi-tia gazeto, ĝi devas priparoli ĉiujn aferojn ligitajn kun klasbatalo. Ĝi devas esti por laboristaro la tutmonda interligilo, la reciproka informanto.
Tial estas en «Senn.» tiel utilaj la artikoloj priparolantaj la laboristan vivon en diversaj landoj. Por ĉi artikoloj devas esti destinata la pliparto de gazeto. Krom tio devas trovi la lokon sciigoj pri diverslandaj kaj internaciaj profunuiĝoj kaj pri laboristaj kongresoj. Ĝis nun «Senn.» kontentigas ĉi deziron.
Poste iom da teorio. La legantoj de «Senn.» elportos multe da profito, se ili trovos kelktempe la artikolojn pri teoriaj ekonomi-politikaj bazoj de socialismo, en formo aŭ de mallongigaĵoj el klasikuloj, aŭ en formo de memagaj pritraktaĵoj de ĉi demandoj. Nune kiam disvolviĝas inter la socialismanoj tia disorientiĝado oni devus kiel nur eble plej ofte enrigardi en la verkojn de niaj majstroj Marks, Engels kaj Lenin, kies instruoj povas esti la certaj vojindikiloj en arbarego de nuntempaj demandoj. El ĉi fako, aperiĝis bedaŭrinde ankoraŭ malmulte en «Senn.», ekz.: «Maŝino forigas laboron», aŭ: «Kion fari dum revolucio.»
Kaj nune Esp-o! kiu kvankam ne ĉefa estas tamen tre grava afero. Estas priparolinda la esp-movado, ankaŭ la neŭtrala. Estas argumentinda, ĉar kaj kiamaniere servas Esp-o al la proletaro.
Ne decas preterlasi la tuthomarajn aferojn, kunigotajn kun homa vivo ankaŭ en estonta postkapitalisma sociordo. Do ekz.: sendismo, vegetarismo, interrilatoj de seksoj ktp… Scienca fako? Jes vere! Estas tre bezonataj la sciigoj precipe pri tekniko, ekz.: Radio kaj higieno.
Kio ne kuntuŝas kun socia vivo, estas foriginda, ekz. la malgravaĵo: «Originala fiŝo de lago Bajkal» aŭ la sensencaĵo: «Virinseksaj mineraloj eltrovitaj de d-ro Manuilov». — Estas ja tiel malmulte da loko por indaĵoj!
Kaj la «Lernanto»? Ŝatinda fako! Kiel bone trovas vojon la sociscieco en literatura formo! Tamen kaj ĉi-tie ĝis nun mankoj. Apud la komponoj tre bonaj, kiel: «Kiu pagos la luon de la fiakro?» ni trovas superfluajoj sen socia tendenco, kiel: «Ĉevalvetkurado» (de neŭtrala vidpunkto bona peco). La kroniko, devas enhavi sciigojn multajn sed tre konciziajn. Ĉi-tie la redakcio ne ŝparu la ruĝan krajonon.
Sume: la mankoj de «Senn.» malgrandaj — la utilo grandega. Oni atendas ĉiun novan numeron kun sopiro.
Olgamonto
Maria Pavlovna Vozdvijenskaja
Ŝi naskiĝis en jaro 1883 en tre malriĉa familio. La patro estis bulgaro, la patrino turkino. Ambaŭ mortis, kiam ŝi havis 5 jarojn. Ŝi finis gimnazion en Bolgrad (Besarabio) kaj edziniĝis kun juna instruisto V. Vozdvijenskij, kiu instigis ŝin studi muzikon kaj kanton. Bela voĉo kaj muzikkapabloj sukcesigis la unuajn paŝojn kaj ŝi rapide faris sian karieron de opera kantistino. Alveturinte Odessa’n ŝi partoprenis en granda esperanta koncerto kaj de tiu tempo neniu esperanta koncerto okazis sen ŝia partopreno. La lastajn jarojn artistino Maria Vozdvijenskaja plej ofte kantadis en laboristaj kluboj.
V. Vozdvijenskij
Pri cionismo, «Ankoraŭ»
Tro da polemikado! Ni demandis pozitivan laboron, ne polemikadojn! Ni estas tedaj pri personaj diskutadoj! Nek tempon, nek volon, ni havas por partopreni ilin! Ni ne konsentas, ke Sennaciulo estu luktejo por iuj ajn kamaradoj!
SAT-ano 5065, R. Nikolskij (SAT-ano 5265), Rhikorski.
☰ KRONIKO ☰
Germanio
Orient-Saksio. La distriktkonferenco okazinta la 21. marto 1926 aprobis la laborplanon proponita de la distriktkomitato. Nova kursó laŭ rekta metodo estas nun aranĝata en Sommeraŭ, eta vilaĝeto. Partoprenas 10 kursanoj. Gvidas k-do Michel. La 2. majo komencas kurso por kursgvidantoj. Gvidos k-do Scherbaum. Ekskurso okazos la duan pentekostan festotagon al Sommeraŭ. Ekskurso al Tollenstein, Ĉeko-Slovakio okazos la 11. julio, al kiu estas kore invitataj la SAT-geanoj el Dresdeno kaj Gablonz a. N. — La konferenco montris, ke per aktiveco flanke de ĉiuj distriktoj sukcesas. Ĉio estis priparolita nur esperantlingve.
Ĉe la firmao F. A. Bernhardt, Zittau, la SAT-anoj regule kunvenas dum la tagmanĝa horo por perfektigi sin. SAT-peranto 1378
Polio.
Lodĵ. La sola esper. societo, kiu gvidas nun esper. propagandon en «pola Manchester» estas la «Esper. Societo Laboro en Varsovio, filio en Lodz. La malbona financa kaj ekonomia stato de Pollando kaŭzis, ke la laboro ne donas grandan frukton kaj la Societo travivas financkrizon. Por plibonigi la financstaton, la societo aranĝis la 2. febr. 1926 liut-koncerton, kiu donis grandan profiton. 10 proc. de la profito oni donis por la senlaboruloj. La estraro decidis la tutan profiton elspezi nur por la propagandceloj. Nun la societo vigle laboras. Oni aranĝas kursojn en pola kaj juda lingvoj, en la monato aprilo du grandajn propagandvesperojn. La societo «Laboro» eldonis la unuan lernolibron de esp-o en juda lingvo de J. Lejzerović.
Ĉe la societo ekzistas gazet-serva komisio, kiu petas alsendon de materialo por tradukado en landaj gazetoj. Ĉiun oni petas adresi laŭ jena adreso: Esp. Societo „Laboro Lodz, Zamenhofa 17.
Ankaŭ la SAT-afero komencas nun en la societo ekviviĝi. SAT-ano 1698
Sovet-Unio
Kremenĉug. En la klubo de l’ vagonkonstruaj laborejoj (Krjukov a. Dnepro) alveturinta el Polio politik-elmigrinta SAT.ano k-do Goldfeder prelegis pri la situacio en Polio, IRH kaj la helpilo de IRH: Esperanto.
La ĉeestintaj ĉ. 700 laboristoj akceptis rezolucion simpatian. La kunveno ankaŭ decidis sendi malfermitan leteron al la viktimoj de l’ nigra reakcio pere de «Sennaciulo».
Identa prelego estis farita de k-do Goldfeder ĉe la kunveno de l’ rivero transportistoj (ŝipistoj), kie ĉeestis ĝis 40 k-doj.
La prelegoj ankaŭ vekis grandan intereson al esp-o.
Tial k-do Goldfeder la 10. marto raportis en la klubo «Kotlov» (Krjukov) speciale pri Esp-o por la junul-sekcio de l’ klubo. La raporton aŭdis 110 k-doj. Tial baldaŭ fondiĝos tie lernorondo.
— K-do E. Izgur raportis pri Esp-o por la kolektivo de l’ oficistoj de «GPU» (Ŝtata Politika Administracio). La raporto vekis ĉe la 40 k-doj ĝuintaj ĝin grandan lernemon.
— Fondiĝis lernorondo ĉe la Vespera Intersindikata Lernejo (por laboristoj). Kvankam la enkondukan raporton aŭdis nur 37 k-doj, sed al unua leciono venis 50. Deziras lerni pli ol 60. Inter la lernantoj regas granda entuziasmo kaj miro pri la simpleco de l’ lingvo. Gvidas k-do M. Izgur.
La lernantaro elektis rondet-oficejon: Semjonov, Novicka, Vajn.
— Grandaj sukcesoj estas atingitaj sur la kampo de l’ korespondado. Nia korespondado nun tuŝas jenajn landojn: Germanio (konstante: 6 urbojn!), Francio, Britio, Svedio, Nederlando; korespondaĵoj venas el Turkio, Italio, Ĉinio, Kanado, Aŭstralio, Japanio, Manĝurio, Angola, Norvegio ktp.
Speciale vigliĝas la korespondado ĉe la industri-komerca lernejo. Multaj leteroj estas enlokigitaj en la murgazeton «Nia Resono».
Pluraj leteroj de k-do Bennewitz pri la germ.-delegitaro, vizitinta USSR, estis represitaj en la loka kaj kelkaj aliurbaj gazetoj.
Por priservi la organizaĵojn, kaj scivolemajn laboristojn kaj por interŝanĝi informajojn ni intencas ĉi-tie fondi «LABESKO»-n (Lab. Esp. Korespondejon). La demando solviĝos kiam ni akiros la necesan por tiu celo ejon. — V. K.
Kremenĉug. La 14. marto k-do E. Izgur prelegis pri la Mondlingvo de l’ Proletaro por pli ol 100 studantoj el la Vespera Intersindikata Lernejo. La aŭskultantojn la prelego forte impresis entuziasmige.
— En la loka gazeto ĉiutaga «Naŝ Putj» aperis artikolo «Ĉiu komjunulo devas lerni Esperanton».
En la ukrainlingva porvilaĝana gazeto «Radjanskij Seljanin» aperis populara artikoleto de k-do Samokiŝ: «Kio estas la internacia lingvo?»
— Nia societo «Laborista Solidareco» eldonis flugfolieton (2000) kun la artikolo priesperanta de Boguslavski (prez. de malgr. Popol-Komisariaro de RSFSR). La folieto preskaŭ tute elĉerpiĝis.
— Ekfunkciis studrondo por la junularo en la Krjukova vagonkonstruista klubo. La rondo enhavas 2 grupojn kun pli ol 40 lernantoj. Lernemuloj estas pli ol 100.
Denun nia movado komencos ankaŭ disvastiĝi en Krjukov, la transdnepra antaŭurbo de nia urbo.
— La vigligo de l’ movado helpis sufiĉan disvastigon de literaturo: dum ĉi-sezono estis akirite pli ol 200 propag. broŝuroj, 80 ekz. de «Petro», mendite ĉ. 300 Lidin-lerniloj kaj por impona sumo da plej diversa cetera literaturo.
Koĵanka, vilaĝo de Bela-Cerkov’a distrikto, Ukraino. Ĉe loka regiona sepjara lernejo funkcias Esperanto-kurso. Ĝin partoprenas ok instruistoj de l’ lernejo. Gvidas la kurson k-do Stasjuk. La grupo fondiĝis sekve de artikolo «Esperanton en lernejojn!», aperinta en «Instruista Gazeto» kaj konata por legantoj de «Senn.» n-o 70. 728
— página 6 —
6 — SENNACIULO
Saratovo. Dum febr. n j. nia esperantmora rondeto ricevis 13 leterojn (kun jan. 20 l.): el Gera-R — 1 (479), el St. Maurice — 1 (835), el Danzig — 1, el Hamburg — 1, el Linz — 1, el Dortmund — 1, el Paris — 1, el Lublin — 1, el Wien — 1, el Kremenĉug — 1 (5350), el Moskvo — 2 (1187), el Leipzig — 1 (125). Sekve: el Germanio — 5, el Rusio — 2, el Ukrainio — 1, el Polio — 1, el Francio — 2, el Aŭstrio — 2. — Preskaŭ ĉiuj-ĉi k-doj petas informi ilin pri niaj kondiĉoj, kiujn ni supozis proponi al la k-do (ino) („Senn. n-o 16), konsentonta edukadi niajn esperantistidojn. Ni ankoraŭ elektis neniun, ĉar ni ne konas, ĉu kapablas iu el la 20 k-doj prizorgi etajn infanojn. Ja niaj infanetoj estas dume tre etaj kaj ili bezonas unuavice vartistinon. Bedaŭrinde ni ne ricevis eĉ unu leteron de esperantistino, al kiu plaĉus nia supozita afero. Do niaj kondiĉoj estus jenaj: pretaj loĝejo kaj nutrado kaj krom tio salajro laŭ sindikata tarifo por la domaj servistoj (aŭ -inoj). Sed la salajro ne estas granda. Precipe dezirinda estas homo sola. — Plimultaj k-doj, skribintaj al nia rondeto estas senlaboruloj, petantaj nin trovi por ili laboron en nia urbo. Ni ne riskas ion promesi al ĉiuj, sed al komunistoj ni povas diri: ĉion, kio estos por ni ebla, ni provos entrepreni por kontentigi iliajn petojn. Nur ne rapidigu nin per tuja respondo… Estas dezirindaj precipe leteroj de agrikulturistoj kaj kamparanoj diverslandaj. Krom tio ni devas signi, ke Sovetunio nuntempe havas grandan mankon nur de pezmetalindustriaj laboristoj (mankas 50 000 kvalifikitaj laboristoj). Ankaŭ mankas ministoj. Ĉiuj ĉi-profesiuloj skribu pri labortrovo al «Centra Komitato de Sovetia Esperantista Unuiĝo» laŭ adreso: Moskvo, poŝtkesto n-o 630. Ĉiuj aliaj profesiuloj ne povas esperi trovi laboron en Sovetio. — Du petojn (1 metalistes kaj 1 fotografistes) k-do Taufer (politemigranta domestro en Saratovo) jam transdonis al registaro de Apudvolga Germana respubliko, kaj la peton de k-do n-o 1008, li transsendas sun sia letero al Moskva IRH (MOPR). Por okaze ne perfidi la kamaradojn, ni evitas respondadi per leteroj pro la letercenzuro. Tial ni petas niajn korespondantojn rigardi nian kronikon en «Senn.». — De marto (nunjara) nia esperantmora rondeto renomas sin je «sennaciecmora rondeto», ĉar nia ĝenerala tasko estas nuligi niajn naciajn antaŭjuĝojn: lingvo, religio, vesto, moraro. Nia rondeto, kiel portanto ĉi-tiun karakteron, estas unua sur terglobo, sed ni esperas, ke en aliaj lokoj SAT-anoj sekvas laŭ nia modelo. Kiel ĉefa simbola insigno ni elektas duoblekvinpintan steleton (ruĝa plus verda-sekve dekpinta), kiun ni nomas «di» — kio signifas en la moroj de nia rondeto — «unu». Kiel ĉefaj simboloj de nia sennaciecmora rondeto ni akceptas ,enajn naŭ simbolajn insignojn: di — 1, ji — 2, ri — 3, gi — 4, pi — 5, hi — 6, ci — 7, fi — 8, zi — 9… Nia sennaciecmora rondeto celas konstrui sian vivon laŭ jenaj principoj: 1) edziĝoj sennaciecaj devas esti nur inter geesperantistoj kaj precipe inter diverslandanoj; 2) geedzoj esperantaj (kaj eĉ ĉiu esperantistino) devas nepre naskadi idojn, por krei novan sennaciecan generacion, kies lingvo esperanto estus patra; 3) esperantistidoj devas ricevadi nepre esperantajn nomojn, kaj specialan esperantlingvan sennaciecan edukadon laŭ esperantaj sennaciecaj ideoj. — De l’ marto ni komencis 3. n-on de l’ manskribita jurnalo, kiu estas renomita per «Saratovano» (estinta «Saratova Rondiranto»), ĉar ĝi perdis sian rondirantan karakteron: ĉiuj rondetanoj vizitadas la k-don Sajapin A., kiu gvidas kaj gardas la jurnaleton, kaj ĉiuj legas ĝin ĉe li. — K-doj SAT-anoj! Skribu kaj sendu al ni viajn rimarkojn pri la movado de nia sennaciecmora rondeto, kaj pri ĝia direkto. Adresu al la kamarado A. Sajapin, str. Respublika n-o 28, loĝ., 6 urbo Saratov, Sovetunio. SAT-ano 2985
☰ RECENZEJO ☰
Libroj
Legolibreto de J. Borel. Eldonejo: Esperanto-Verlag, Ellersiek & Borel, Berlin SW, 61, Wilmsstr. 5. Formato: 10×14 cm, 18 pĝ. Prezo: 0,40 mk.
La libreto estas la 4. eldono de «Esperanto Biblioteko Internacia» n-o 1. Ĝi enhavas 20 div. facile kompreneblajn fabelojn, rakontetojn kaj priskribojn. La stilo estas bona kaj facila.
Die Esperantosprache auf einem Blatte (flugfolio n-o 1) de J. Borel. Eldonejo kiel supre. Formato: 24½×34, Prezo: po 10 ekz. 0,15 mk., po 100 ekz. 1,20 mk.
Ĉi-flugfolio estas por germanlingvanoj. Unu paĝo koncize pritraktas la tutan esp. gramatikon, prononcon kaj vortfaradon, la alia havas aron da plej necesaj vortoj.
Invito al la Foiro de Frankfurt a. M. Printempo 1926, 11.—14. aprilo, aŭtuno 1926, 26—29 sept. Eldonejo: Messamt (Esp.-Fako), Frankfurt a. M. Formato: 19×28, 16 pĝ.
Tiu prospekto montras, ke oni bone komprenas apliki esp. en komercaj medioj. Rolo
Verda Steleto de V. Seriŝeva el Barnaul (Siberio), Eldonejo T. Silva. Vía Maria alla Porte 2. Milano (Italio) Formato 25×17, 80 pĝ. Ilustrita, Kartonita. Prezo: 12 Liroj.
Kiel prave rimarkigas K-dino A. Janetta en sia antaŭparolo, tian lernolibron, dediĉitan al la «Internacia Infanaro», oni atendis en ĉiuj landoj, ĉar tia ne ekzistas! Malfacile oni sukcesas tiujn verkojn lerte starigi; sed, kiam oni estas, kiel la aŭtorino, «paciencema kaj inteligenta apostolino de nova edukado», koro estas la plej certa gvidilo pro tian- taskon sukcese plenumi! Ekrigardinte nur la unuajn paĝojn, kaj mirinde ĉarmajn desegnajojn, oni tuj konvinkiĝas, ke V. Seriŝeva amas, kaj komprenas la infanojn, du nepre necesaj, kaj ĉefaj punktoj por eduki ilin, laŭ la vera homa senco de la vorto edukado! Plezurege mi tralegis la tutan volumon, haltante je tekstoj kaj desegnajoj plej frapaĵoj, kiel «la avo kiu plantis rapeton», kaj «la Dometo-Kranieto», kies ilustraĵoj, precipe ia gajige stranga leporo, amuzos la infanojn. Ĉiuj ekzercoj estas klare prezentitaj, kaj lerte kombinitaj por agrabla kaj plaĉa lernado. Ĉiuj versajetoj, kaj kantetoj bone elektitaj. Unuvorte tiu verko estas, ja, vera juveleto, kiu, ne nur feliĉigos infanojn, sed ankaŭ helpos plenkreskulojn, ne sufiĉe instruitajn, facile eklerni la lingvon, kaj kondukos ilin, senpene kaj venke, tra la unuaj malfacilaĵoj, ĝis pli altgradaj lernolibroj. Kelkaj preseraroj, cetere preskaŭ ĉiuj notitaj je la fino de l’ libro, kaj korekteblaj en sekvanta eldono. Bedaŭre mi min demandas: Kial V. Seriŝeva ne estas SAT-anino? (lasttempe aliĝis. Adm.) Kial Verda Steleto ne eliris el nia SAT eldonejo? Frida.
Enciklopedia vortaro esperanta-germana (dua parto) de Eügen Wüster. Eldonis Ferdinand Hirt & Sohn, Leipzig. Formato: 17×25 cm. 160 pĝ. Prezo 15.— mk. g.
Ĉiuj esperantistoj scias, ke ekzistas Esp. Akademio kaj eĉ multnombra Lingva Komitato. Sed neniu scias pri la laboroj de tiuj gravaj institucioj!… S-ro Wüster ne estas akademiano nek L. K.-ano, sed almenaŭ li laboras, ege laboras por la esperanta afero.
Por juĝi pri la amplekso de la tasko de li entreprenita sufiĉu diri, ke tiu dua kajero atingis nur la literon F de la esp. alfabeto. Tiu vortaro estos certe la pli kompleta el ĉiuj ĝis nun eldonitaj. Ĝia grava manko estas, ke nur germanlingvanoj povas tutplene utili tiun abundan vortotrezoron.
[REKLAMO p.6] Kiu deziras sian adreson en Jarlibro de SAT 1926 tiu sendu senprokraste sian membrokotizon!
Al tiu kajero estas aldonita (germanlingve kaj esperante) seppaĝa traktato pri «esperantologiaj principoj», kiuj verdire ŝajnas al mi iom nebulaj. Sed almenaŭ oni povas sincere deziri, ke troviĝu sufiĉe da aĉetantoj por ke la tuta verko aperu presite. E. L.
Gazetoj
Represis el S-ulo: «Auckland Labour News»! Auckland, 1. jan. 1926, New from the East, «Kun la germana delegacio laborista al Sovetlando!» (S-ulo 52). Ĉinio «Tra la klasbatalo». (S-ulo 45|46.) «Iom pri la sveda kooperacio!» (S-ulo 47.) «Revista Popular», Cordoba, 15. febr. 1926. «Dekadenco de la germana kapitalismo!» (S-ulo 68.) (Servicio de la Prensa Esperantista Obrera.) «De Arbetslosas Tidning», Trelleborg. «Pro nur unu Dolaro.» (S-ulo 68.) («Tör para en Dollar!») «Dachauer Volksblatt», Dachau, 2. febr. 1926. «Originala fiŝo de la lago Bajkal.» (S-ulo 68.) «Nederlanda Lab. Esperantisto», Helder, febr. 1926, «Pri nacilingva regiona raportado al S-ulo!» Propagandas por SAT. «L’ Action Rationaliste», Bruxelles, dec. 1925. «Instruo en la Blankrusio! (S-ulo 60.) «Väst-Svenska Kuriren», Göteborg, 3. marto 26. «La ekzekutivanoj de la brita kom. partio nun en malliberejo.» (S-ulo 73.)
Represis el div. gazetoj: «Junij Leninec», (Juna Leninisto), Ĥarkov, 8. jan. 1926. «Sendajo de Stötteritz’aj junaj spartakanoj al Odessaj junaj leninanoj per Esp!» «Die Einheit», Berlin, 1. febr. 1926. «Nova gaz. por atingi la unuecfronton en la sindikata movado!» «Berg-Echo», 17. febr. 1926. «Lernu Esp. sed ne forgesu la partion kaj la sindikaton.» «L’ Action Rationaliste», Bruxelles, febr. 1926. «Kontraŭ la blanka teruro» (de la Federation Esperantiste Ouvriere). «The Highway», London, jan. 1926. «La universala lingvo!», (I. Flower, SAT 3398.) «The Labour Woman», London, marto 1926. «Tra la Mondo virina!»
Novaj gazetoj
La Socialisto, organo de la Aŭstria Laborista Ligo Esperantista. Redakcio: Martin Klein, Wien, XIX, Döblinger Hauptstr. 14; Administracio: Franz Jonas, Jedlersdorferstr. 33. 15×23, 8 pĝ. Abonprezo: 1/2 dolaro pojare.
Malgraŭ tio ke la 5. SAT-kongreso okazis en Wien, blovas tamen naciemeta vento ĉe la tiea esperantistaro. Efektive, kiel klarigi al si aliel la eldonon de tiu nova organo, kiam oni scias, ke por germanlingvanoj ekzistas jam de multaj jaroj la gazeto «Der Arbeiter Esperantist».
Estas vere, ke «La Socialisto» enhavas preskaŭ nur esp. tekstojn. Sed tio certe ne pravigas la eldonon de tiu nova gazeteto. Ĝia ekzisto povas ja nur konkurenci la organon de SAT. Eble la eldonantoj de «La Socialisto» rebatos, ke la SAT-gazetoj ne kontentigas ilin. Nu, tiaokaze ili kritiku, ili proponu plibonigojn, ili kunlaboru kaj helpu, anstataŭ fari disigan, konkurencan laboron. E. L.
Internacia Radio-Revuo (n-o 1—2). Eldonas Etienne Chiron, 40 rue de Seine Paris. Formato: 24×16 cm. 32 pĝ. Prezo: 0,05 dolaro.
La ĉefredaktoro de tiu nova gazeto estas la akademiano D-ro Pierre Corret, fame konata pro sia miriga argumentado kontraŭ la uzadon de «io» ĉe landnomoj. «Turkio povas esti nur io turka«, li senŝerce asertis. Evidente tiu stranga argumento vekis ridojn kaj mokojn ĉe multaj esperantistoj. Kaj kredeble tio senfervorigis nian akademianon rilate pritraktadon de lingvaj temoj. Ĉu domaĝe? Certe ne, ĉar hodiaŭ S-ro Corret sin dediĉas fervore al alia laboro. La eldono de fakgazeto pri Radio estas ja tre laŭdinda entrepreno, kiu povos grave antaŭenpuŝi la ĝeneralan uzadon de esp-o en la radiaj rondoj.
Mi ne priparolos la enhavon de la gazeto, kaj nur rekomendas al ĉiuj interesatoj, ke ili mendu senprokraste unu ekzempleron kaj priĵuĝu mem. E. L.
— página 7 —
SENNACIULO — 7
KORESPONDADO
TARIFO
Korrespondado: Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago
MALLONGIGOJ, L — letero. PK — poŝtkarto. PI — poŝtkartoj ilustritaj. PM — poŝtmarkoj. bfl. — poŝtmarko sur bildflanko. k.ĉ.l. — kun ĉiuj landoj. esp-ajo — esperantajo.
Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
Aŭstrio
— K-do G. Wichtl, Blumau b. Felixdorf, dez. interŝ. PM, k.ĉ.l. pref. kun komencantoj, ne laŭ katalogo, germ., aŭstriajn kaj hungarajn mi ne akceptas.
Estonio
— K-do Hermann Kruus, (j. laboristo), Vilmsi, 10—9, Tallinn, dez. koresp. kun anglaj k. italaj gek-doj, L, PK.
Francio
— K-do G. Salan, 17, rue de la Survie, Nimes, interŝ. PI k. ĉ. l. montrantaj artvidaĵojn: pejzaĝoj, natur- k. urbvidindaĵoj, muzeoj, pentraĵoj k. skulptaĵoj, popolmoroj.
Germanio
— K-do Kurt Floss, Friedrichstr. 7, I, Glauchau i. S., pri ĉ. temoj, L, PI k. ĉiul. gek-doj.
— K-do A. Strege, Schkeuditzer Str. 44, I, Leipzig-Gohlis, serĉas seriozan korespondanton prefere PM kolektanton.
— Atentu! Kiu k-do povas havigi al mi rekompence «Sennacieca Revuo» 4a jaro, n-o 5 (35) februaro 1923? Adr.: K-do Paul Schiller, Langstr. 19, Schweidnitz i. Schles.
— K-do Karl Oppitz, Zorndorfer Str. 49, S. p., Berlin, pri vivreformo k. a. temoj L, PK, PI k. ĉ. l.
— K-do Walter Nöbel, Jungferngasse 22, Altenburg, dez. koresp. pri ĉ. temoj, PK, PI, k. ĉ. l.
— K-do Erich Tautz, Langestr. 11, Harburg a. E., dez. interŝ. PI k. ĉ. l. bfl.
— K-do Erich Greif, Kirchstr. 13, I., Leipzig-Leutzsch, dez. koresp. kun Francio.
— K-do Max Häckel, Altenburger Str. 18, Leipzig S 3, dez. interŝ. esp.-gazetojn.
— K-do A. Liebs, Schillerstr. 39, Dresden-N. 8, dez. koresp. kun tramistoj ĉiul. pri dejorkondiĉoj, fakorganizo, kontrolsistemo, biletvendado, praktikaj spertoj per Esp. dum la dejoro ktp. Ĉiam resp.
— K-do Karl Götze, Jägerstr. 6, II., Altenburg i. Th., PI k. ĉ. l.
— K-do Paul Heimann, ĉe Schubert, Büttnerstr. 9, II., Schweidnitz i. Schles., pri lab. k. esp. movadoj, interŝ. PI, gazetojn. Ĉiam resp.
— K-do Kurt Reichert, (19 j.), Hendrichstr. 14, ptr., Klotzsche b. Dresden, precipe pri revolucia movado. Ĉiam resp.
Hispanio
— S-ro Gabriel Meneu, Sindicato, 17, Palma de Mallorca, interŝ. L, PK, PI, PM. k. ĵurnaloj.
Polio
— K-do Stefan Kaluscha (Redaktoro de Vorto), Lubelska 33, Radom. Kiu sendos al mi tutan kolekton da PM de sia lando, mi reciproke rekompencos laŭ deziro per PM, unue mi ne sendas.
— Kamaradoj! En aprilo la tarnova SAT-grupo aranĝas propagand-vesperon. Ĉiuj alsendu L, PK, PI k. div. propagandilojn. Multaj koresp-aĵoj pruvu al niaj lab-istoj pri disvastigo de esp-o inter la proletaro. Adr.: T. Lesiak, str. N. Sviat, 1, Tarnov.
Svedio
— K-do Ragna Glans, Pl. 124, Norrahammar, L, PK, PI, k. ĉ. l.
— K-do Ernst Lagerstrand, Pl. 113, Norrahammar, L, PK, PI k. ĉ. l.
— K-do Dag Sandberg, Pl. 66, Norrahammar, L, PK, PI k. ĉ. l.
Sovet-Unio
— K-do A. Jodko, Ananjevski per 5, kv. 5, Moskvo, dez. seriozan koresp. pri arkivaj aferoj.
— K-dino Natalio Talantova, Sretenska-str. d. Gribova, Ivanovo-Vosnesensk, dez. koresp. kun junaj esp-istoj ĉiul.
— K-dino Nina Vinokurova, 2-a Krasnoprudnaja, d. 18 Ivanovo-Voznesensk, kun junaj esp-istoj ĉiul.
— Skribu al 10 junaj k-dinoj! Adr.: «Desjatka Esperantistok», 2-a ŝkola 2 ŝtupo Stepanovastr. Ivanovo-Voznesensk.
— K-do Gavriil Mokrecev, invalid-pensiulo, g. Oranienbaum, Leningr. gub. d. 8, kb. 1. dez. koresp. pri ĉ. temoj. Resp. gar.
— K-do N. Borisov, (aŭtoro de la filmo «Ukrazio») ul K. Liebknechta, 46, 7. Ĥarkov, dez. koresp. pri kinematografio kun scenartistoj, reĝisoroj k. a. interesiĝantoj pri arto, interŝ. specialajn kinematografiajn gaz. k. a. similaj eldonaĵoj.
— «Esp-grupo» koresp. kun ĉ. l. pri divers. temoj. L, PK, PI, akurate resp. Klub pri Stancii Ivanovo, Ivanovo-Voznesensk.
— «Gub. Fak. SEU» interŝanĝ. let. k. artikol. porgazetajn kun gek-doj ĉ. l. dom Rabotn. Prosveŝĉenija, Socialska str. Ivanovo-Voznesensk.
— «Grupo de junaj geesperantistoj» dez. koresp. kun gesamideanoj de la tuta mondo. Respondo garantiata. Adr.: Pedagogia Teknikumo, Kozelsk, Kaluga gub.
La Pentristo
A. Rajzen
Kiel memorajo al RoKo — la tradukinto
Li preteriris grandan, malnovan domon, situatan en longa, malriĉa, bruanta strato. Ĉe la pordo de ia teretaĝa loĝejo staris juna, malriĉa virino kun infano sur la manoj, kaj ambaŭ, la patrin’ — kaj la infano, rigardis ien malproksimen, malproksimen, super la altaj domoj, super la kamentubojn de fabrikoj, super la densan nigran fumon, leviĝantan de kamentuboj…
Ambaŭ rigardoj esprimis mutan peton: Ho ve, prenu nin tien, tien; — surtere ni jam tro suferas, ni sufokiĝas ĉi-tie sen aero, sen lumo…
Kaj en ĉi-rigardoj estis tiom da malĝojo, tiom da zorgoj kaj sopiro, ke la koro de l’ pentristo plenpleniĝis per kompato kaj kunsento. — Jen la bildo de l’ mizero mem! — diris li en la penso — kia bela kaj majesta, kia kortuŝa la bildo estas!… Dio mia…
Li entuziasmiĝis. Li ree rigardis la vivantan bildon kaj rimarkis la samajn okulojn, la saman malĝojon, la saman petegon: tien, tien! Kaj kvazaŭ puŝita de ia nekonata forto, li kuris hejmen.
— Mi kreos tian bildon! — ekkriis li laŭte, enirante en sian laborĉambron.
Kaj tri tagojn li estis kvazaŭ alforĝita ĉe la tolo. Tri tagojn li nek manĝis, nek trinkis, nek vidis iun. Li volis krei ĝuste tiun bildon, kiun li vidis sur la malriĉa bruanta strato.
Kaj li sukcesis.
Kiam ĝi estis finita, li rigardis ĝin per interna ĝojo. Li estis feliĉa. Liaj rigardoj radiis. Ŝajnis, ke ne bildon, sed feliĉon li kreis por si.
Li nomis la bildon «Mizero» kaj sendis ĝin je ekspozicio.
La kritikistoj rimarkis ĉi bildon, oni ĝin admiris. La publiko entuziasmiĝis. Ja riĉa spertulo aĉetis ĝin por multe da mono.
— Vi estas senmorta! — diris al li sekvintan tagon unu fama kritikisto. — Via bildo vivos eterne!
La pentristo estis kvazaŭ ebriigita pro feliĉo: Li estas verkinta eterne-valoran bildon…
Kiam li nur iomete eksobriĝis el la unua feliĉo, komencis lin vizitadi venena penso:
— Kie troviĝas la malriĉa virino kun sia infano?
Post kelka tempo la penso fariĝis pli venena:
— La bildo sur la tolo estas senmorta — sed kie estas la vivanta bildo tie en la malriĉa strato…
Kaj la penso fariĝis pli kaj pli akra. Ĝi ne permesis al li ripozi. Ĝi eĉ dormi lin ne permesis…
Kaj unutage fortiris lin ia mistera volo tien, en tiun straton, por ankoraŭ unufoje vidi la malriĉan virinon.
Sed — ho ve! La malriĉa virino, kiu tiel bele rigardis tien en la malproksimon, kun sia eta infano, jam tie ne plu estis.
— Kie ŝi estas? Kie ŝi troviĝas? li demandis sin malesperege.
Kiu scias? Oni respondis al li malvarmtone.
Ha ha ha! — ekridegis li sovaĝe, venante hejmen. — La nevivanta bildo sur la tolo vivos eterne kaj ŝi mem, kun sia koro, kun siaj sentoj ien malaperis. Neniu scias kie ŝi troviĝas. Neniu eĉ ŝian nomon scias…
Ha ha ha!… El la juda — M. Tuler.
— página 8 —
8 — SENNACIULO
— K-dino Ani Minkova, Oktjabrskaja, ul. 5, kv. 16, Minsk, PK, PI k. ĉ. l.
— K-dino Dobrovolskij, ul. Sazonova, 5, Gomel, pri ĉ. temoj PK, PI k. ĉ. l.
— «Esperanto-grupo ĉe Stenografiaj Kursoj», Teatralna-str. 10, Kiev, kun ĉiulandaj stenografistoj.
— K-do Mihaelo Vail, ladisto, Bratska-str. 11, 9, Kiev, dez. koresp. k. ĉ. l.
— K-do Gregoro Ĉuŝenko, studento, Agronomia Instituto, Laborista Fakultato str. de Neronoviĉ, 2, Kiev, pri ĉ. temoj.
— «Gelaboristoj-studentoj» dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l. Krom PI oni sendu ion pli interesan. Leningrad, str. de Gercen 40, al esp. sekcio ĉe Industria Politeknikumo.
— «Esperanto-Rondeto» de teks-laboristoj kun tuta mondo pri div. temoj. Adr.: K-do Burkov, Klub B. I. V. M. Biblioteko, Ivanovo-Voznesensk.
— Grupo Esperantista» de intersindikata vesperlernejo dez. koresp. pri ĉ. temoj, L, PK, PI. Certe resp. Adr.: Esperanto-Krujok, Kiev-str. 19, Veĉern. ŝkola, Kremenĉug.
— K-do E. Izgur, Uĉilisĉnaja, 6/5, Kremenĉug, pri literatur., scienc., politik. demandoj, L, PK, plej volonte interŝ. nacilingvajn esp-aĵojn.
— «Kom-junula ĉelo» de Komunallaboristoj pri kom.-jun., lab. vivo, pionirmovado, IRH-PK, L., IRH-eldonaĵoj. Adr.: Annapolski, Komunĥoz, Kremenĉug.
— Kremenĉuga Societo de Esp-Amikoj «Laborista Solidareco» aranĝas Konkurson de Korespondado okaze de organiĝo de loka «Labesko» — Temoj: lab. vivo, batalo por internaciismo, forigo de naciaj trajtoj k. moroj, sukcesoj de kooperacio, esp. movado, ateista movado. — Po 1 plej bona koresp-aĵo el ĉ. lando premiota. — Plej taŭgaj let. represotaj. En «Senn.» rezultoj komunikotaj. Adr.: Laborista Solidareco, Kremenĉug.
— K-do. Georgo Marĉenko, III. grupa, ŝkola, ii stupeni, Tuapse (Kaŭkazo) kun 13—18 jaraj k-doj pri ĉ. t. Resp. garantiata.
— 2. Rajonnaja Biblioteko, Vasiljevskaja 1, Orel, kun bibliotekoj kaj libroamantoj.
— Grupo esperantista (Esperanto-Krujok), Poĉta, Orel, pri ĉ. t. kolektive k. individue, nur L. Resp. nepra.
— K-do Dolgiĥ, d. Sojkino P. O. Koskolovo, Leningrad. gub., kun ĉiul. radiistoj.
— Dudek novaj esperantistoj (Krujok Esperanto), Raboĉij Klub im. Lenina, Enakievo, Doneck. gub., pri lab. kondiĉoj kaj kluba laboro. Certe resp.
— K-do N. Lazarev, militkursano, Voen. Polit. ŝkola ZVO., Smolensk, pri ĉ. temoj k. ĉ. l.
— K-dino A. Nikolskaja, Novo-Vsesvjatskaja, 22, Smolensk, pri kom., komjunularaj k. virinaj problemoj, L, PK, PI, k. ĉ. l.
— Celante perfektiĝi esperantlingve k. konvinki la ĉirkaŭantojn pri jama praktika aplikado de Esp., mi dez. koresp. kun samcelantoj-alilandaj pri div. tempoj. Adr.: K-do J. Kuriĉ, 1. Graĵdanskaja, 13, kv. 2, Moskvo.
— K-do Stefan, ŝkola 3. Internacio, Ivanovo-Voznesensk, dez. koresp. pri naturscienc-instruaferoj k. ĉ. l.
— La membroj de rondeto esp. ĉe uzino «Bolŝevik» dez. koresp. k. ĉ. l. Ili nepre resp. Leningrad, prospekt sjela Aleksandrovskogo, Klub im. Lenina pri Zavode «Boljŝevik».
— «Rostov-Dona esp. organizaĵo por fervoj- metiejo havanta 3800 laboristojn», dez. havi seriozajn korespondantojn pri lab vivo. Fervojistoj de ĉ. landoj sendu L, PI, al adreso: Rostov-Don, poŝtkesto n-o 82 por Lenmetiejoj.

UNS — PRODUKTIV-GENOSSENSCHAFT G. M. B. H. — Presejo kaj eldonejo. Laŭ plej moderna stilo estas liverataj: GAZETOJ / ĴURNALOJ / VERKOJ / KATALOGOJ / BROŜUROJ / AFIŜOJ en ĉiu eŭrop. lingvoj. ESPERANTO-FAKO. Petu oferton k. katalogon. LIBROBINDEJO. LEIPZIG-CO. ELISENSTR. 163. TELEFON 35622
UNS — PRODUKTIV-GENOSSENSCHAFT G. M. B. H. — Presejo kaj eldonejo. Laŭ plej moderna stilo estas liverataj: GAZETOJ / ĴURNALOJ / VERKOJ / KATALOGOJ / BROŜUROJ / AFIŜOJ en ĉiu eŭrop. lingvoj. ESPERANTO-FAKO. Petu oferton k. katalogon. LIBROBINDEJO. LEIPZIG-CO. ELISENSTR. 163. TELEFON 35622

SENNACIECA REVUO — Monata Organo de Sennacieca Asocio Tutmonda. (emblemo: nigra kvadrato kun la vortoj LITERATURO, SCIENCO, PEDAGOGIO ĉirkaŭe) La marta kaj aprila n-oj aperas po 20-paĝa. Ambaŭ n-oj traktas virinajn temojn kaj estas speciale rekomendindaj al Esp-istinoj. Prospekton kaj provnumeron sendas senpage: Administracio de SAT — Rich. Lerchner, Leipzig O 27. SAT-INSIGNOJ (emblemo: kvinpinta stelo kun la vorto SAT) Rich. Lerchner, Leipzig O 27, Colmstr. 1
SENNACIECA REVUO — Monata Organo de Sennacieca Asocio Tutmonda. [emblemo: nigra kvadrato kun la vortoj LITERATURO, SCIENCO, PEDAGOGIO ĉirkaŭe] La marta kaj aprila n-oj aperas po 20-paĝa. Ambaŭ n-oj traktas virinajn temojn kaj estas speciale rekomendindaj al Esp-istinoj. Prospekton kaj provnumeron sendas senpage: Administracio de SAT — Rich. Lerchner, Leipzig O 27. SAT-INSIGNOJ [emblemo: kvinpinta stelo kun la vorto SAT] Rich. Lerchner, Leipzig O 27, Colmstr. 1

Se vi ŝatas idealan libertempon, — kiu vere refreŝigas korpon kaj animon, — kiu redonas al ili la naturon, tiom mankantan al moderna homo, — kiu tial okazos en verda naturo, en unike bela Rejnregiono k. inter gesamideanoj diversnaciaj, — vi petos tuj prospekton pri Verda Libertempo 1926 (esence tia, kia en 1925, dum pentekosta semajno) de Leono Funken, Florinsmarkt 7 a I, Koblenz (Germanio.)
Se vi ŝatas idealan libertempon, — kiu vere refreŝigas korpon kaj animon, — kiu redonas al ili la naturon, tiom mankantan al moderna homo, — kiu tial okazos en verda naturo, en unike bela Rejnregiono k. inter gesamideanoj diversnaciaj, — vi petos tuj prospekton pri Verda Libertempo 1926 (esence tia, kia en 1925, dum pentekosta semajno) de Leono Funken, Florinsmarkt 7 a I, Koblenz (Germanio.)
Nekrologo
Tragedia sorto estis finita subite la laborplenan 26 jaraĝan vivon de nia SAT-kamaradino 1742
CHARLOTTE BARTH, instruistino.
Ŝi estis idealistino en plej vera senco de la vorto kaj ni dediĉas al ŝi dankeman memoron! Glauchau-Sa. (Germanio), marto 1926.
SAT-anoj de Glauchau.
Kun premanta malĝojo k-do Veniansin Vozdvijenskij kun la filino Lidio kaj filo Viktor sciigas esperantistaron pri neatendita morto ĉe ilia kara edzino kaj patrino
MARIA PAVLOVNA VOZDVIJENSKAJA Opera kantistino
Ŝi mortis 22. febr. 1926. Ŝi estis esperantistino dum 20 jaroj.
Neuzitajn manuskriptojn ni ne resendas — Represo de artikoloj permesata nur, se oni citas la nomon de nia organo kaj sendas al Red. du ekz. de la represaĵo
Jarabono: Argentino 6 pesos; Aŭstrio 120000 kr.; Belgio 40 fr.; Brazilio 13 milr.; Britio 110 penc.; Bulgario 220 lev.; Ĉekoslovakio 60 kr. ĉ.; Danio 10 kr. d.; Estonio 650 mk.; Finnlando 70 mk.; Francio 40 fr. fr.; Germanio 8 mk. or.; Hispanio 13 peset.; Hungario 8 kr. or.; Italio 50 lir. Japanio 4.50 jen; Jugoslavio 130 din.; Litovio 16 lid.; Nederlando 6 guld.; Norvegio 14 kr. norv.; Polio 10 zlot.; Portugalio 40 esk.; Rumanio 350 lej. Rusio 4 rubl. or.; Svedio 8 kr. sved.; Svisio 10 fr. svis.; Usono 2.50 dol. — Ankaŭ ¼ jare abonebla. Ponumera prezo: 0.20 mk.
N.º 81, 15 de abril de 1926
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —

Kapo de la gazeto: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.», kaj la surskribo «APERAS SEMAJNE»; sub ĝi, en kadro, la devizo «ESPERANTO JE LA SERVO DE L' TUTMONDA PROLETARO», kaj la granda ornama titolo «SENNACIULO».
Kapo de la gazeto: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.», kaj la surskribo «APERAS SEMAJNE»; sub ĝi, en kadro, la devizo «ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO», kaj la granda ornama titolo «SENNACIULO».
2-a Jaro, N-o 29 (81) — APERAS SAT SEMAJNE — 15. Aprilo 1926
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
| Sidejo de la Redakci-Komisiono: Colmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio) | Sidejo de Ekzekutiva Komisiono de SAT 23, rue Boyer, Paris XX | Administranto: R. LERCHNER Colmstrasse 1, Leipzig O 27 |
TUTMONDA KONJUNKTURO
Enkonduko. Per la postsekvoj de l’ milito estis detruita tiu forta interligeco, kiu depost 70 jaroj de pasinta jarcento ekzistis inter naciekonomiaj organismoj, konsistigantaj la tutmondan ekonomion. Do la esenco de post milita evoluo de kapitalismo estis forta tendenco rekampetigi la tutmondan ekonomion por kunigi la disĵetitajn elementojn de naciekonomiaj organismoj. Tamen estus vulgara analogio konsideri la restarigan proceson en ĉiuj landoj kiel la derivaĵoj de sama kategorio. La milito postsekvigis ne nur la teritoriajn ŝanĝojn kaj translokiĝon de kelkaj landlimoj, sed ĝi ankaŭ detruis potencajn imperiojn kaj okazigis ampleksajn ŝanĝojn en la distribuo de riĉaĵoj inter diversaj landoj kaj kontinentoj kaj enlande inter diversaj klasoj, la milito transformis landojn kun eksportebla kapitalo je la landoj kun industria karaktero kaj male — la landojn kun altgrade evoluinta industrio ĝi ĉirkaŭis per malvastaj limoj de nur enlanda merkato; ĝi donis novan direkton al tutmondaj fluoj de varoj kaj kapitaloj kaj kiel ĉiam, dum gravaj historiaj momentoj datumantaj voj-ŝanĝon de l’ historia evoluo, ĝi kreis novajn vojojn por internacia var-cirkulado kaj komerco. — Krom tio, kiel nun el la plej gravaj faktoroj perturbintaj la tutmondan ekonomion nun estas konsiderenda la proletara revolucio en orienta Eŭropo — en la lando, kiu antaŭ l’ milito estis nur agrara kompletigaĵo al industria Eŭropo. — Tial la nuna tutmonda konjunkturo, sur la fundo de kondiĉoj, direktantaj la restarigadan proceson de postmilita kapitalismo, havas varian karakteron en diversaj landoj. Do antaŭ ol nia resuma konkludo ni proponas al legantoj de «Sennaciulo» koncizajn skizojn pri ekonomia stato de kelkaj landoj por evidentigi la rolon de tiuj elementoj, kiuj en tiu aŭ alia grado permesas paroli pri unuforma tutmonda konjunkturo.
Sur la vojo al katastrofo
(Ekonomia stato de Polio)
Pola registaro ricevis la raporton, subskribitan de l’ reprezentantoj de industrio, komerco, bankoj metiaj kaj agrokulturaj kiuj plej bone karakterizas la nunan ekonomian staton de Polio.
«La ekonomia vivo de Pola Respubliko stagnas kun ĉiu tago, kun ĉiu horo… La senlaboreco en industrio ĉiam kreskas kaj jam estas karakterizebla per nombro de senlaboruloj 213000; kia konsistigas 30 % de ĉiuj laboristoj, nun okupitaj en industrio. Tiom alta % de senlaboruloj estas konstatebla ankoraŭ en neniu lando de Eŭropo. Tiuj laboristoj, kiuj ankoraŭ estas okupitaj ĉe l’ industriaj entreprenoj, laboras ofte ne pli ol 5 aŭ 4 kaj eĉ 3 horojn en la semajno. La situacio ĉiam pli malboniĝas… La tuta industrio stagnas, ĉar mankas aĉetantoj por fabrikaĵoj. Etbienaj terkulturistoj, kiuj ĉiam estis grava faktoro determinanta la amplekson de l’ enlanda merkato, ne havas monrimedojn por aĉetadi la industriaĵojn. La grandaj bienuloj, kiuj nun estas premataj per ŝarĝo de pagendaj ŝuldatestoj, ankaŭ ludas nenian rolon en amasa konsumado de l’ industriaĵoj. La laboristoj ĉe nuna stato de preskaŭ mortanta industrio, nenion povas aĉeti.
La oficistoj pro malgrandiĝo de salajroj, ankaŭ ĉesas aĉeti. La metiejoj havante la sorton de l’ industrio, likvidiĝas ĉiam pli kaj pli grandnombre.
La komerco neniam estis en tiom malbona situacio kiel nun…
— Sinjoro, Prezidanto, — lamentas en malespero kvalifikitaj reprezentantoj de pola burĝaro, — la tuta ekonomia vivo de Polio stagnas. Pluraj entreprenoj jam pereis tute — sen eble ilin restarigi. Ni ne povas perdi eĉ unu minuton por ion fari…
Ĝis nun la ideologoj de pola burĝaro havis iluzion, ke Polio kun siaj naturaj trezoroj povas per propraj fortoj neniigi postmilitan kaoson kaj la registaro devas nur reguligi la fluon de alilandaj kapitaloj, kiuj tuj penetras en la landon, kiam la pordoj estos invite malfermitaj por ĝi. Nun tiaj iluzioj, kiel atestas la citita raporto al Prezidanto de Respubliko, estas rompitaj de kruela viv-efektivo.
Rezulte de versajla pac-traktato, Polio ricevis riĉan heredaĵon. Ĝi havas vastan teritorion, kiu estas riĉa je naturaĵoj: karbo, erco, fero, nafto, arbaroj kaj fertila glebo. Sed utiligi tiujn trezorojn juna respubliko ne sukcesis. Tiu ĉi problemo restas nesolvebla eĉ en tia riĉa kaj monolita lando, kiel Francio. Protektanto de Polio, Francio mem, fariĝis vazalo de anglo-usona kapitalo kaj tial por savi propran frankon ĝi estas ĉiam preta viktimigi Polion.
En tia situacio Polio estis tute malpova por plenumi tian ampleksan taskon, kiel l’ ekonomia kunfandigo de tri malsamaj partoj kun malsama grado de industria disvolviĝo kaj diversaj kulturaj tradicioj. La geografia situacio de Polio, — najbare kun potencaj kaj industrie pli evoluintaj landoj de Eŭropo — manko de oportunaj marvojaj komunikiloj, malhelpas la pluan progresadon de pola industrio kaj komerco.
Polio nun estas t. n. «mixtum campo situm», t. e. la ŝtato, kies landpartoj estas malforte interligitaj kaj ekonomie gravaj al tiuj ekonomiaj organismoj de kiuj ili estis apartigitaj.
La eksterlanda kapitalo evitas investiĝi en Polio. Se iu el eksterlandaj kapitalistoj estis donanta monon, la proponitaj kondiĉoj estis tiom malfacilaj por prunte-
— página 2 —
2 SENNACIULO
prenanto, ke ili fakte ignoris la suverenecon de Pola Respubliko:
La ĝermantan krizon ne evitigis ankaŭ la kelktempa stabiligo de pola valuto. Post 15 monatoj de stabileco, la nova pola valuto kun nova monunuo — zloto — evidentiĝis danĝerajn simptomojn de daŭra kurzfalado.
Malgraŭ ke pola registaro provis ĉiujn disponeblajn reguligilojn de mona cirkulado, la financa krizo pliakutiĝis kaj 16. dec. 1925, ĉe londona borso «la zloto» estis kotizata jam laŭ 59,8 % de sia orvaluta parito. Kaŭze de l’ menciita raporto la ministro de financoj refoje deklaris en parlamento, ke la ŝtata kaso estas malplena kaj konstatis «la krizon de konfido al registaro» en kaj ekster Pollando…
Sen multaj provoj la parlamento konstatis, ke l’ industrio kaj la ŝtato estas antaŭ absoluta bankroteco. La ilustraĵoj estas, ke la plej granda pola banko por industrio kaj komerco, por garantii kreditan subtenon de l’ eksterlandaj bankoj, konsentis la malhonoran kontrolon flanke de «Banca Commerciale Italiana». La parlamento konsentis la prunton de 600 mln. zlotoj garantiendan per kaŭciigo de l’ alkohola kaj tabaka monopoloj de la ŝtato.
Sur fundo de l’ skizitaj ekonomia kaj financa krizoj, kreskas la putreco de l’ burokrata aparato. La korupteco fariĝas generala fenomeno. Ĉion ĉi akompanas la sistemo de blanka teroro, persekutado je laboristoj, malesperaj ekribeloj de malsataj senlaboruloj, dum kiuj la polico provokas la masakron al popolamasoj (rememoru pri Kalisz-incidentoj k. a.)
Plifortiĝas la ekspluatado de labormasoj dum kreskas la ŝarĝo de impostoj kaj kareco de viv-necesaĵoj. Ne nur laboristoj, sed ankaŭ la oficistoj kaj etburĝaro senteblege spertas kiel malboniĝas la ekonomia situacio, kreskas la mizero kaj super la lando densiĝas la krepusko…
N. Krassovskij.
La ekonomia situacio de laboristoj en Litovio
(Fino.)
Kia estas en urboj? Kiel menciite, tre malbone: la laborejoj fermiĝas, komercaj entreprenoj, bankoj likvidiĝas aŭ bankrotas. Tio alvenas, ke la nombroj de senlaboruloj pli grandiĝas kaj allasitaj ĉe laboro oni etigas ilian salajron, pli longigas la labortempon. Ni citu ciferojn, klare pentrantaj la mizeran staton de l’ «laborantoj».
- Korka uzino «ŝlos»: El 70 laboristoj restitaj nur 30 (la eljetitaj laboristoj ne ricevis kompenson); salajro de 3 ĝis 4 1/2 lidoj po tago (10 lidoj = 1 usona dol.); la nematuraj laboristoj laboradas la saman tempon kaj ricevadas ankoraŭ pli etan pagadon. Kuracisto malestas kaj se vundas sin laboristo ĉe maŝino, li devas mempage kuracadi ne ricevante salajron dum la malsantempo. Nun oni nur laboras tri tagojn dum semajno. 2. Skatoluzino «Bekoro»: laboradas 5 tagojn dum semajno, perlaboras de 3 ĝis 10 lidoj po tago (antaŭe la laborpago estis de dek ĝis 17 lidoj po tago). 90 laboristoj el kiuj 51 estas maturaj: 8 viroj kaj 43 virinoj; nematuraj: 9 viroj, 30 virinoj. 3. Alumetuzino «Balkano»: laboristoj 85 (15 viroj kaj 70 virinoj) el kiuj 60 estas nematuraj. Laborpago de 3 ĝis 10 lidoj po tago por viroj, de 2 1/2 ĝis 4 1/2 por virinoj. 4. Alumetuzino «Etna»: 80 laboristoj: 25 viroj kaj 55 virinoj. Laborpago: viroj — de 5 ĝis 10 lidoj kaj virinoj — de 2 1/2 ĝis 3 1/2 lidoj po tago. 5. Bakejo «Lomkin»: 8—20 lidoj po semajno (nematuraj laboristoj), 18 hora labortago. 6. Ŝuistoj: 15—16 hora labortago, — 40—50 lidojn po semajno. Tio estas en Kaunas. 7. En Ukmergè: taglaboristoj — 12—14 hora labortago kaj salajro 4—5 lidojn po tago. («Glokn» unufoja lab. ĵurnalo eldonita en Kaunas 12. I. 26.)
Tiuj-ĉi sekaj kaj mutaj ciferoj parolas al ni pli bone ol ĉiuj deklaracioj kaj promesoj de ĉiuj legalaj partioj donantaj al la laboristaro pri plibonigo de ilia situacio. Imagu nur, kiel homo povas vivadi per tia salajro en urbo kune kun sia familio. Sed tiuj-ĉi jam estas feliĉuloj, ili ja havas «laboron»; ili do ne mortos pro malsatado malgraŭ ilia vivado estas malsata. Sed kion devas fari la miloj kaj miloj da senlaboruloj estantaj en Litovio? Kion devas fari la 5000 senlaboruloj en Kaunas, la 2000 en Šiaŭliaj, la 1500 en Panevežys, la 15000 en la aliaj urboj kaj urbetoj de la lando? En tiu ĉi nombro oni ne kalkulis ilian familion. Tia nombro estas por Litovio katastrofa. — Do ne miriga estas, ke homoj pro malsatado kaj malfeliĉa vivo faras ĉian aĵaĉon. Dum lastatempo pli multiĝis la akuzoj de memmortigo inter la laboristoj. Estas tragedie, kiam en agrara lando kiel Litovio homo devas aŭ morti aŭ mortigi pro peco da pano. Ĉiuj malliberejoj estas plenplenaj da krimuloj. En la malliberejoj de Kaunas sidas 1500, en Šiaŭliai — 1000, en Paneveža — 400, en la 20 distriktaj malliberejoj pli ol 1500 kaj en aliaj malliberejoj de la lando — ankoraŭ pli ol 1000 krimuloj. Entute sen la soldataj kaj memelaj[?] malliberejoj estas enkarcerigitaj 5400 homoj de kiuj ne malpli ol 80 % enfalis tien pro ilia malbona ekonomia stato.
Kiel dirite, la provo de la laboristoj por organizi profligojn[?] kaj malsankasojn renkontiĝas je la reakcio de la registaro, sed dum la sama tempo ankaŭ la registaro mem entreprenas neniajn paŝojn por plifaciligi la sorton de la laboristaro.
Oni konstruas grandajn, nebezonajn domojn, oni asignas multmilionajn monsumojn por policaro, pastraro kaj aliaj malutilaj organizaĵoj kaj entreprenoj, sed por helpadi la senlaborulojn la burĝuloj nur ridas eĉ dum la sejmdebatoj kaj asignas pro tia afero nur unu milionon dum jaro, sed ankaŭ tio ne por rekta helpo sed… por asocia laborado. Kion tio signifas mi jam bone scias: pripensu nur la pafadon al la laboristoj en la Kaunas, kiam ili, la laboristoj, postulis, ke estu pligrandigitaj iliaj salajroj.
Multajn laboristojn la litova registaro ĵetas Francion, kiu ilin ekspluatas kiel brutaron kaj preskaŭ ili ĉiuj forkuras de la laboro. La tuta litova gazetaro siatempe estis plena je malĝojaj alvokoj, de tiuj-ĉi malfeliĉuloj pro helpo.
Komprenebla, ke ĉe tia senlaboreco kaj senorganizeco estas tre malfacile por luktadi kontraŭ la labordonuloj, kiuj eluzante la kritikan staton de la laboristaro plimalgrandigas la laborpagon kaj pligrandigas la labortagon. Malofte okazas organizi strikon, kiu finiĝu je sukceso. Escepto estas nur la striko de la brosistoj en Vilkaviŝkis kaj Naŭjas Miestas: 120 homoj eltenis dumonatan strikon sen iu flanka helpo. Sed pro kio vi opinias, kamarado, ili tiel longe strikadis? — Nur por ricevi 50 % da normala salajro!
Kion do pensas la registaro; ĉu ĝi tute ne penas por plifaciligi la malbonegan staton de la laboristaro? Eble ke jes, sed ĝi tute ne povas tion fari. Ĝi ne povas konsenti inter si, certe pro personaj interesoj kaj principoj. Ekzemplo estu la jena okazo. En Litovio ĝis nun ekzistas militistareco malgraŭ ke jam pli ol kvar jarojn ĝis nun neniu militas. Al la registaro tio estas bezona, ke ĝi povu «laŭ leĝo» sufoki la gazetaron, organizaĵojn, kunvenojn, por pafadi kaj arestigi laboristojn. Sed la tragedikomedio konsistas, ke eĉ homoj de unu politika bloko ne povas kontakti ilian opinion pri la sama demando — pri la forigo de la militistareco: D-ro Draŭgelis (lidero de «Ukininky Sajunga») diras, ke la militistareco estas bezona por plibonigi (!) la ekonomian staton, kaj D-ro Stepanavičius (gvidanto de la kristan-demokratoj) pruvas, ke la militistareco kostas el la registarkaso pli ol milionon dum jaro kaj ĝi alportados malutilon al ekonomia vivo… (Lieturos Zinios», 14. II. 26, n-o 37). Ĉu estas bezona pli granda fiasko? Kaj tiaj homoj volas kreadi «socian opinion», konstruadi feliĉon kaj bonstaton al la popolo.
Kiel, ĉu tute ne estas iu eliro por plibonigi la ekonomian situacion de la lando? — Estas, sed ne ĉe la nunaj regantoj kaj ĉe ilia politika taktiko. Ja ŝajnas, ke la litovaj regantaj viroj jam delonge devis scii, ke la ekonomio «faras» la politikon: ili ja devis kompreni, ke la ekonomia bonstato de Litovio estas dependa de ĝia grandega orienta najbaro SSSR. Sed ili estis blindaj pri tio ĝis la lasta tempo rampante en la antaŭĉambroj antaŭ la okcidentaj politikistoj. Nun devigitaj je la vivo ili konfesas sian eraron kaj turniĝas parte orienten.
Sed ke per tiu paŝo estos iom plibonigita la vivo de la proletaro tio nur estos parto. La litova popolo jam bone scias kaj komprenas, ke ĝian vivadon povos plibonigi, plifaciligi kaj konstruadi nur propra — laborista regnaro.
Is. Neretis, Kaunas.
— página 3 —
SENNACIULO 3
Letero el Alcatraz
La sekvanta letero estis skribita de soldato-kondamnitulo, kiu estis ĵus liberigita el Alcatraz-fortikaĵo, kie ankoraŭ troviĝas la Esperantisto k-do Paŭlo Crouch.
G. S.
San Francisko, Kalifornio
Al «The Dailey Worker»
Estante liberigita el la milit-malliberejo Alcatraz, Kalifornio, la 6. jan., estus eble oportune informi la laboristan klason usonan pri la stato ekzistanta tie; aparte pri ti-kio rilatas al k-do Crouch kaj Trumbull, la junuloj kies nura krimo estis esprimadi siajn politikajn opiniojn en usona armeo kaj la efektivigo de sia devo al sia frataro.
K-do Crouch, aparte, devas suferi la plej tiranajn maldignecojn. La plej malfacila laboro, kiu estas havebla estas al li almetata, laboro por kiu li ne pli estas taŭga ol li estus masonisto kiel ĥirurgo. Neniun ajn penson oni oferas al lia tre evidenta kapablo intelekta. Li estis havanta grandan spertecon kiel ĵurnalisto, estinte kelkfoje novaĵ-editoro kaj afereditoro de grandaj ĵurnaloj. En Alcatraz estas presejo por eldoni armeajn bultenojn, ordonojn, skribilaron ktp. Crouch estas, la plej kapabla homo en la institucio por tiu ĉi laboro; tamen, oni donas al li pikilon kaj fosilon, kaj boksisto kaj farmisto faras la presaĵojn. La laboro, kiu estas al li almetata ne estus tiom malŝatinda, se li estus korpe taŭga por ĝi. Sed li ne estas. Li estas en malbona sanstato jam de jaro. Oni ĉiukaze mallaŭdas lin. En multaj okazoj lia konduto estis kvazaŭ heroa, ĉar li estis sufiĉe karakterforta ne submetiĝi al alia proceso pro reprezalo. Oni superŝutadas lin per insultoj kaj li ne povas esperi rebonigon. Ne ekzistas al li alternativo krom sufero. Ŝajnas kvazaŭ oni planis konspiron por impliki lin je disputo, kiu estus rezultonta en alia militproceso.
Nenia laborist-klasa literaturo estas permesata en la malliberejo. Dum kelka tempo, por silentigi malfavoran kritikadon, al Crouch, kaj Trumbull estis permesataj «The Dailey Worker» kaj «Novij Mir», sed tiuj baldaŭ kiel la kritikado silentiĝis la gazetoj estis tuj forprenataj. Nune ili ne povas ricevi iuspecan radikalan literaturon. Eĉ «The Nation» (liberala dumonata gazeto) estas al ili rifuzata. Librojn, kiuj estas al ili sendataj de simpatiecaj geamikoj, oni aŭ detruas aŭ resendas al la sendintoj aŭ tenas ilin ĝis kiam la malliberuloj estos liberigataj.
Geamikoj ne povas viziti la kamaradojn en karcero. Neniu povas vidi ilin krom ilia advokato aŭ parencoj, kio signifas, ke ili vidas nur siajn advokaton, ĉar el la parencoj, tiuj de la unua loĝas en North Karolina kaj de la alia en Nov-Jorko.
La poŝtaĵo estas tiel rigore cenzurata ¹) ke estas preskaŭ maleble verki leteron, kiu trapasus la cenzuriston. Ili ne povas mencii iun ajn okazintaĵon en malliberejo, nek iun ajn temon aŭ aferon, kiu koncernas personajn aŭ hejmajn aferojn. Tial la gekamaradoj kiuj estis tiel afablaj al ili skribis al ili, tamen ne ricevinte respondon, bonvolu ekscii, ke ne manko de dankemo kaŭzis la silenton de la enkarcerigitoj — simple ili ne povas skribi ion kio estus cenzurtaŭga.
Ankaŭ al ili estas permesataj nur po du leteroj semajne, tial estas memevidente, ke ili ne povas respondi ĉiun leteron, kiu estis al ili skribita. Tamen la kamaradaro estas petata, ke tio ĉi ne detenu ilin de ilia korespondado. La subskribanto estis rajtigita de ambaŭ — Crouch kaj Trumbull — ellasi ilian sinceran dankemon por la elmontrita bonfaremo, kaj peton, ke la korespondado estu daŭrigata. La solaj sun-

Foto: portreto de Paul Crouch, juna viro kun okulvitroj en uniformo.
Foto: portreto de Paul Crouch, juna viro kun okulvitroj en uniformo.
Paul Crouch
radioj, en ilia malgajega ekzistado, estas la leter-fluego de la translanda kamaradaro.
Se la supre priskribita stato estus ĝenerala kaj nepartieca, oni povus malmulte diri por defendo — t. e. malmulte kio estus peno — — inda — sed la traktado ne estas ĝenerala kaj nepartieca. Homoj, kiuj estas malliberigitaj en Alcatraz pro la plej malestimindaj krimoj kontraŭ homaro-krimoj kontraŭ ambaŭ, naturo kaj homo, estas preskaŭ nekredeble, ke tiaj estus ĝuantaj pli bonajn cirkonstancojn ol Crouch, kies nura krimo estas kompato por la subpremituloj de l’ mondo. Sed, kiom ajn nekredeble, ĝi tamen estas fakto. Ĉiumaniere ili estas pli bone traktataj. Pli bona laboro; pli da privilegioj estas al ili donataj, ili ne estas subigitaj al malestimo kaj insultado kiujn Crouch devas suferi; la kontrolistoj estas pli ĝentilaj al ili; ĉiukaze oni permesas senti al ili, ke ili estas superaj, nur ĉar ili konformiĝas, sen protesto, al la kapitalista modo de aferoj.
Poste alia letero sekvos, kiu traktos pri la aferstato en Alcatraz.
Fratece N. Victor Hailey
Elangligis Georgo Saville Nov-Jorko
¹) La tradukinto kelkfoje skribis al ili, Esperante kaj angle, sed neniam ricevis respondon
Por malaltigi senlaborecon
Ministerio de transporto apartigis 6 mln. da funt. sterl. por voj- kaj pontkonstruado. Komitato de senlabora mono apartigis 25 mln. da funt. sterl. dum la lasta jaro kaj aprobas 8 mln. da funt. sterl. por la nuna jaro. La homoj dungitaj lastan jaron estas 33 mil. kompare al 29 mil. antaŭlastan jaron.
Ministerio de agrikulturo kaj fiŝarujoj elspezis lastan jaron 235 mil. da funt. sterl. Kaj por la venonta jaro ili aprobas 28 mln.
Leĝo de komercfaciligo permesis la elspezon kiel proc. de 70 mln. da funt. sterl. Lastan jaron estis elspezitaj 17,5 mln. da funt. sterl. kaj intencas apartigi aliajn 17 mln. por la nuna jaro.
Plano por eksporta kredito ĝis nun elspezigis 32 mln.
Tuta nombro de laboristoj okupataj pro helplaboro estas 94 mil. kompare al 91 mil. lastan jaron, nekalkulante la nombron okupatan nerekte transportanta materialon ktp. nek la plusan laboron, kiun provizis la plano por eksporta kredito.
La nuna sanasekuro depost la komenco de la nuna jaro.
Pago estas por:
viroj . . . . . . . . . . 1 ŝil. 6 penc. virinoj . . . . . . . . . 1 ŝil. 1 penc.
Antaŭan jaron ĝi estis:
viroj . . . . . . . . . . 10 penc. virinoj . . . . . . . . . 9 penc.
La dunganto rajtas depreni de la laboristoj:
De viro . . . . . . . . . 9 penc. De virino . . . . . . . . 6 penc.
La senlaborul-asekuro esti(a)s:
| Antaŭa | Nuna | |
|---|---|---|
| Viro | 1,7 ŝil. | 1,3 ŝil. 3 penc. |
| Antaŭa | Nuna | Pagenda de dunganto | |
|---|---|---|---|
| Viro | 1,7 ŝil. | 1,3 ŝil. | 8 p. 7 p. |
| Virino | 1,3 ŝil. | 1,1 ŝil. | 7 p. 6 p. |
| Knabo (16—18j.) | 9 1/2 p. | 7 1/2 p. | 4 p. 3 1/2 p. |
| Knabino | 8 1/2 p. | 6 1/2 p. | 3 1/2 p. 3 p. |
Nombro de senlaboruloj, kiuj ricevas la subvencion pro senlaboreco estas 1,3 mln. Tio estas 11 proc. de la asekurita nombro. Salajro-ŝanĝo dum novembro: 78 mil. akiris pluson, 115 mil. perdis deprenon. La akiro estis 6 mil. da funt. sterl. la perdo estis 11 mil. da funt. sterl.
Krom la 1,3 mln. ricevintaj senlaborulan subvencion ankaŭ ricevas subtenon alia miliono (381 000) de la malriĉulzorgantoj.
| en miloj | po 1000 loĝantoj | |||
|---|---|---|---|---|
| 1925 | 1924 | 1924 | 1925 | |
| Homoj asekuritaj sub la senlaborula asekura leĝo (ĉu ricevantaj pagon aŭ ne) | 438 | 328 | 113 | 85 |
| Homoj kutime en regula okupado sed ne asekuritaj | 36 | 38 | 9 | 10 |
| entute | 474 | 366 | 122 | 95 |
| Ĉiuj aliaj homoj ricevantaj helpon | 513 | 466 | 133 | 122 |
| Tuta personaro ricevanta subtenon | 987 | 832 | 255 | 217 |
J. Flower.
— página 4 —
4 SENNACIULO
Memmortigoj en Latvio
Laŭ polica statistiko en Latvio dum 1925 jaro (ne alkalkulante la Riga’on) okazis 167 memmortigoj, inter kiuj estis 111 viroj kaj 56 virinoj. Laŭaĝe memmortigintoj dividiĝas jene: 18—20j. 21, 20—25j. 44, 25—35j. 47 kaj pli ol 35 j. 55. El la tuta nombro sinmortigis per mortpafo 64, per veneno 23, per droniĝo 19, per pendigo 44, per tratranĉo de manarterio kaj gorĝo 5, per subvagonarigo 2. La kaŭzoj por tiuj memmortigoj en 21 okazoj estis malsano, en 35 — malfeliĉa amo, en 16 — mizero, en 17 — familia malkonsento, en 20 — vivtedeco en 8 — alkoholo. Pro nekonataj kaŭzoj mortigis sin 50 personoj. La viroj plej parte senvivigis sin per kuglo, dume la virinoj per veneno. Tamen la informoj de la polico ne estas ĝustaj, efektive la nombro da memmortigoj estas multe pli granda. En Riga la gazetoj raportas ĉiutage pri la malfeliĉuloj, al kiuj la morto iĝis la sola eliro el la mizera stato.
La vivo normiĝas kaj la kapitalo stabiliĝas, tamen morti ni ja devas ĉiuj, ĉu riĉulo, ĉu malriĉulo, ĉu ne? Hontu! Neŭtralulo.
Polaj financoj
Pola Banko, la polia mon-eldoninstitucio estis fondita en jaro 1924, kiam — post kompleta malvalorigo de pola marko — per ekstrema fortostreĉoj de tuta popolo oni kunprenis oron kaj alilandajn plenvalorajn bankbiletojn por 360 milionoj da svisaj frankoj kiel submetaĵo de pola valuto. Ĉi kapitalon kunmetis plejparte malriĉaj homoj. 36 % de tuta provizo enfluis de unuakciaj akciuloj (unu akcio = 100 zlotoj). Sur ĉi submetaĵo oni eldonis polajn zlotojn (florenojn). La valuto estis forta. La regularo de P. Banko malpermesis elspezi eĉ unu groŝon de provizo aŭ eldoni bankbiletojn pli je unu groŝo. Tamen en Polio valoras la regularo tiom, kiom la konstitucio, leĝo, vero kaj moraleco. Kio fariĝis kun la P. B. montras la suba tabelo, esprimita en polaj florenoj oraj (unu p. floreno egalvaloras unu svisan frankon).
| Tempo | Provizo | Cirkulo | Garanti-procento | ||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|
| de oro | de plenvaloraj valutoj | sume | de bankbiletoj | de metalaj moneroj | sume | ||
| Decembro 1924 | 106 | 254 | 360 | 553 | 120 | 673 | 53 % |
| Decembro 1925 | 133 | — | 133 | 381 | 433 | 814 | 15 % |
| Februaro 1926 | 54 | 7 | 61 | 362 | 440 | 802 | 7,5 % |
54 milionoj specifitaj kiel orprovizo en Februaro — jeno estas nur fikcio. Ĉi oron P. Banko formale posedas, sed ĝi troviĝas en Angla Banko — «lombardita» (fakte: forvendita). Dekalkulante tion elportas la garantiprocento en Februaro vere 0,8 %.
Tia estas rezulto de unujara mastrumado de pola burĝaro. La kapitalon elpremitan de malriĉiĝinta lando, kapitalon devenantan de proleta laboro formanĝaĉis la armeo, policistaro kun provokuloj pastraĉaro kts. akridaro — la reston oni fordiboĉis kaj forŝtelis. Kaj nun?! Katilina.
Kiom kostas proleto en Germanio?
Jen la respondo: Je la 29. sept. 1923 laboristo (Paul Schenk el Erfurt) troviĝis sur strato, ekstere de l’ urbo; kaj pro malsato li ekprenis kelkajn prunojn for de la strato. Policisto vidis ĉi-tiun «krimegon» kaj minacis la laborulon. Post mallonga paŭzo la policisto mortpafis la «simplan proleton!» — Oni kondamnis la murdiston por sep monatoj da mallibero. Do, poste oni malkondamnis lin. — La patrino de la mortigito (62 jara) skribis leteron al la «gardisto de justeco», kaj nomis lin «mort-insidisto de mia filo»! Pro tiu-ĉi «krimo» ŝi estis punata per 6 semajnoj — da mallibero. (El «Berg-Echo».) Gek-doj! Ankaŭ en la «belega respubliko Germanio» la proleto valoras pli malmulte ol besto. Ni ne forgesu tian ekzemplon! Venos tago, kiam la laboristaro tutmonda rekompencos ĉion, kion la iloj de la kapitalismo fiagis kontraŭ la «modernaj sklavoj»! Tute egale. Ĉu milito aŭ «paco», la sistemo kapitalista oferas proletojn sennombre, por sia profito. Ne unu k-do, ne la kamaradoj en ĉiu lando aparte, nur la proletaro tutmonda venkos la aron de ekspluatistoj! Tial unuiĝu per Esperanto kaj ŝparu homojn, monon kaj energion! 1851.
Lando de mortigistoj
Antaŭ kelkaj tagoj statuartisto en Zagreb (Jugoslavio) okazigis[?] sian amuzvesperon, post fino de kiu ili sin kolektis en «Kasalična restoracija». Inter ili troviĝis ankaŭ laboristo Agust Cesarec, famkonata nia verkisto. Ĉe unu tablo sidis du-tri faŝistoj kun abomena aĉulo Berislav Anĝelinoviĉ, kiu mortigis page mineralelfosiston k-don Fakin en Slovenio 1. junio 1924, kaj kroatan respublikanon Marko Zovko sur strato en Zagreb, nature estante ne alvokita je respondeco. Tiu ĉi pagita mortigisto ekkomencis insulti nian plej aktualan artiston Ljubo Babiĉ, premiita je lasta internacia ekspozicio en Londono kaj pro tio invitita ekspozicii siajn artaĵojn en Ameriko. K-do Cesarec ne povante toleri insultadon kontraŭ lia amiko ekleviĝis kaj diris akre al provokisto: «Berislav Anĝelinoviĉ ne posedas rajton paroli en tiu ĉi lando. Oni nin enkarcerigas kaj bastonas pro ĉiu bagatelo kaj dum sama tempo mortigistoj plej libere promenas. B. Anĝelinoviĉ havas plej malmultan rajton paroli!» Tiam eksaltis tiu ĉi pikito, alproksimiĝis al Cesarec kaj lin mortintence frapis per ia malakra ilo rekte en okulo tiaforte ke k-do Cesarec sveninte plensanga falis teren. En proksimeco sidis unu policorgano rigardante tute flegme ĉion, kaj kiam Ljubo Babiĉ lin alvokis: «S-ro policestro, enordigu!» li ŝajnigis sin vidante nenion. Poste li ekkomencis kvazaŭ ordigi kaj de komenco «ekzamenadi»… Kuracisto konstatis, ke vundo estas peznatura kaj profunda, kaj ankoraŭ okulo de verkisto Cesarec estas en danĝero… Al Jugoslavio kondamnanta tiom nobla viktimo alvenas ĵurnalistoj kaj ili hipokrite demandas lin kial li ne plendis al juĝistaro, kaj k-do Cesarec ironie kaj terurigante ilin klaskoncie nur mallonge respondas: «Ho! kia utilo estus!!»
Internacia proletaro, ankoraŭ unu fojon malbenigu Jugoslavion, landon de mortigistoj! Jug. SAT-kor.
Sciigoj el Siberio
- Urboj de Siberio rapide kreskas. Ĉefurbo de Siberio Novonikolaevsk nun nomata Novosibirsk estis fondita ĉe riverego Obj nur en jaro 1893 kiam oni konstruis trasibirian fervojon. Dum 8 unuaj jaroj loĝantaro de l’ urbo atingis 21 500 homojn. Post kiam siberia reakcio estis venkita la urbo fariĝis ĉefurbo de Siberio. Nun ĝi havas jam 100 000 loĝantojn.
La urbo Irkutsk lokiĝanta proksime de lago Bajkal antaŭ la mondmilito havis nur ĉirkaŭ 50 000—55 000 loĝantojn. Nun ĝi same havas ĉirkaŭ 100 000 loĝantojn kaj bone aranĝitan universitaton kun 3500 studantoj.
La kresko montras disvolviĝon de industrio kaj kultura vivo de l’ lando. Do Revolucio bone efikas.
- Frostoj de Siberio iom post iom elmigras Eŭropon. Dum kvar lastaj jaroj meza temperaturo de la plej malvarmaj monatoj (decembro kaj januaro) en Irkutsk dufoje altiĝis (de — 27,2 º ĝis — 13,4 º C). Ŝipirebla rivero Angará, kiu ĉe Irkutsk estas larĝa ĉirkaŭ unu kilometron, sukcesis glaciiĝi nur unuan de februaro kaj tute senglaciiĝis 15. marto.
La ŝanĝo de klimato por Siberio devas liveri grandajn ekonomiajn sekvojn. Terkulturo devas disvolviĝi kaj dezertaj pro malvarmo senfinaj spacoj de Siberio fariĝas facile koloniigeblaj.
Apud Irkutsk troviĝas riĉaj karbminejoj, kiuj en kuranta jaro liveras 500 000 tunojn da karbo, pli ol antaŭ revolucio. Senlaboreco en la minejoj estas tute likvidita. La minejoj estas elektrjtaj.
Inter Pekin kaj Irkutsk en nuna printempo komencos funkcii aervojo tra ĉefurbo de Burjatio Verhneudinsk, ĉefurbo de Mongolio Ulan Bator Ĥoto kaj dezerto Gobi. Specialaj poŝtaeroplanoj reguligos rapidan komunikon inter Moskvo kaj Pekin.
En Montaro Sajanoj 200 kilometrojn de Irkutsk (sud-okcidenten) troviĝas riĉaj minejoj de grafito (karbonŝtono por fari krajonojn kaj ŝnuraĵojn per maŝinoj). Ĝis milito ili estis ekspluatataj de fama entreprenisto krajonfabrikanto Aliber, kiu ĉiujare liveris al sia fabrikejo en Germanion po 10 000 kilogramojn da grafito. La mondmilito kaj revolucio ĉesigis la ekspluatadon.
En nuna jaro la minejojn reekspluatis «Trusto de rusaj juveloj» (regna entrepreno) kaj jam sentas al krajonfabrikejoj 650 000 kilogramojn da grafito, kiu havas eksterordinare altan kvaliton.
Maksim Krjukov.
— página 5 —
LABORISTA RADIO – INTERNACIO
Suplementa paĝo de Sennaciulo — Aperas dufoje monate
Radio-telefono trans la oceano
La eksperimentoj de transoceana telefono ĝis nun jam ne atingis tian progreson, ke senkritikaj, publikaj interrilatoj lingvaj tage kaj nokte povis esti certigataj. La interrompoj (atmosferaj ĝenoj el la varmegaj regionoj, absorbo de l’ portantaj ondoj por la suno, diferencoj en la transporto al la diversaj sezonoj) estis ĉe la ĝisnunaj eksperimentoj, kiuj okazis kun proksimume 65 KW da transiga energio, ankoraŭ tro malutilaj fenomenoj. Por atingi la planitan celon, nome la starigon de ĝenerala telefonservo trans la oceano, la eksperimentoj devis esti daŭrigitaj per ankoraŭ pli altigata energio de aertransigo. Tiuj provparoloj, kiuj en lasta tempo estis direktataj inter amerikaj kaj anglaj telefonpartoprenantoj trans la stacioj Rocky Point sur Long Islando (U. S. A.) kaj Chedzoy en Somerset (Anglio) kaj atingis jam senkritikan komprenigon, atendigas tamen baldaŭan deflankigon de l’ ankoraŭ ekzistantaj malfacilaĵoj kaj per tio la telefonon trans la oceano kiel fakto.
Nova venko
Radio-Stacio MGSPS en Moskvo eldonis poŝtkarton kun Esperanto-teksto, per kiu la aŭskultanto povas raporti kiam kaj kiun paroladon li aŭskultis de la nomita stacio. Per tio ĉiam pli kaj pli pruviĝas, ke Esperanto estas la lingvo de Radio.
Ĉekoslovakio
La nombro de la Radio-partoprenantoj estas nuntempe 32000.
La sendoforto de Brünn estas altigita ĝis 2,4 KW. Brünn sendas nun per ondo 521 m.
Radio-interligo Grenlando – Islando
Inter la lokoj Angmassalik, Godhaven, Godthaab, Ivigut kaj Julianehaab en Grenlando unuflanke kaj Islando aliflanke estas depost kelka tempo Radio-interligo instalita. Laŭ tio kaj stacioj de tiuj ĉi lokoj estas nun ankaŭ malfermitaj por la ĝenerala internacia informservo.
Ankoraŭ unu Radio-sendstacio estas konkirata
Malgraŭ tio, ke idistoj penis kredigi la mondon per rusaj kaj germanaj fakaj gazetoj, ke Kieva Radio-stacio uzas Idon, la vivo decidis alion.
La 14. marto en ĵurnalo «Kieva Proletario» — organo de loka komitato de kompartio — aperis la jena artikoleto:

Foto de la du altaj kradaj turoj de la radio-sendstacio en la Teknika Foirejo de Leipzig, kun konstruaĵoj kaj urba pejzaĝo ĉirkaŭe.
Foto de la du altaj kradaj turoj de la radio-sendstacio en la Teknika Foirejo de Leipzig, kun konstruaĵoj kaj urba pejzaĝo ĉirkaŭe.
LA TUROJ DE LA RADIO-SENDSTACIO SUR LA TEKNIKA FOIREJO EN LEIPZIG (Alteco 105 m)
Radio-Interligo
Kieva brodkasta stacio ricevis leterojn de kelkaj laboristaj kluboj el Germanio kaj Belgio, sciigantajn, ke tie oni aŭskultas kievan Radio-stacion. Laboristaj kluboj de Düsseldorf kaj Mannheim petas brodkastan Radio-gazeton en Esperanto.
Por kontentigi la petojn kieva Radio-stacio brodkastos parton de sia materialo en Esperanto.
Dume tiu «parto de l’ materialo» konsistas el la devizo «Proletarioj de ĉiuj landoj unuiĝu!», transdonata en rusa, ukraina kaj esperanta lingvoj. Komenco de esperanto-Radio-kurso estas jam duan monaton principe decidita, sed diversaj «teknikaj» kaj «financaj» malfacilaĵoj ĉiam ĝin prokrastas. La demandon pri iom pli larĝa esperanta «parto de l’ materialo» la brodkasta societo nun diskutas. Ĝi nur timas, ke tiun aŭskultos nur iu deko da personoj. Do, por definitiva venko ni bezonas pruvon, ke esperante aŭskultas pli, ol deko da eksterlandaj kamaradoj.
SAT-anoj – Radio – amatoroj, helpu nin, sendu al «Radio-Peredaĉa» (Nikolaevska str., Kievo, Ukraino, Sovet-Unio) leterojn, petante brodkastadon en Esperanto.
Sammaniere sovetiaj kamaradoj povus plirapidigi komencon de esperanta Radio-kurso. Des pli ni insistu, ke Tutsovetia Kongreso de Radio-amatoroj ĵus akceptis Esperanton.
Teodoro Fedotov (728).
Alvoko!
Nun ankaŭ ekzistas en Elberfeld (Germanio, Rejnlando) lokogrupo de Germana Laborista Radio Klubo. Ĝi estis fondata en la monato februaro ĉi – jare, ĉar estis nepre necese formi defendfronton de ĉiuj lab. Radio-amatoroj kontraŭ la antiproleta tendenco en la programo de l’ Radio – stacio Elberfeld. Sed ne nura stacio Elberfeld, sed preskaŭ ĉiuj Radio-stacioj de la mondo troviĝas en la servo de l’ kapitalismo internacia. Ili estas por ĝi ne nur tre bonaj monfariloj, sed ankaŭ la plej bonaj rimedoj por malspritigi la cerbojn de l’ proletoj. Tial estas la plej eminenta devo de ĉiu klaskonscia laboristo, kiu posedas iun Radio-aparaton, kunbataladi kontraŭ la nova, sed plej danĝera malamiko de la laborista klaso. Gekamaradoj! Ne plu hezitu! Fondu tuj ĉie lab. Radio – grupojn! Helpu venki la antiproletan tendencon en la programoj de Radio – stacioj kaj farigu ilin kiel klasbatalaj rimedoj proletaj! Antaŭen ĝis la fincelo estas atingita. La lab. Radio-amatoroj de Elberfeld estas ĉiam pretaj por helpi vin. Adresu skribaĵojn al Artur Wieditz, Grünewalderberg 52, Elberfeld, Germanio.
Svisio
La sendoforto estas altigata ĝis 5 KW.
La nova sendstacio en Basel komencos dum tiuj ĉi tagoj sur ondo inter 900 ĝis 1300 m.
— página 6 —
6 — SENNACIULO
ESPERANTO-MOVADO
La vojoj de Esperanto-progreso en Sovet-Unio
Ĉiu numero de «Internacia Lingvo» portas novajn informojn pri novaj sukcesoj de Esperanto.
Kaj tiuj sukcesoj estas despli gravaj, ke ilia bazo ne estas ies aprobo, ies simpatio-deklaro, sed reala kaj serioza utiligo de Esperanto por celoj kulturaj kaj klasbatalaj.
Admirindan kaj seriozan laboron ni vidas en ĉiuj partetoj de nia vastega Sovet-Unio. Mi estas ĝenata citi iun specialan modelan urbon, ĉar dekoj de aliaj urboj tute prave povus pretendi, ke ankaŭ ili estu citataj.
Tial prefere, ni citu neniun, sed anstataŭ tio ni faru kelkajn konkludojn pri la nuntempa situacio kaj niaj taskoj plej proksimaj.
Unue ni konstatu, ke SEU-movado fariĝas vere masmovado. Laŭ statistikaj informoj la membraro de SEU organizajoj jam atingas la nombron 10 000. Jam 3400 membroj estas registrataj ĉe CK de SEU kaj regule ricevas nian duonmonatan gazeton «Internacia Lingvo».
Nia gazeto havas duoblan nombron da abonantoj, kompare kun tiu de la antaŭmilita ruslanda «La Ondo de Esperanto».
Nia aktiva membraro superanta tri milojn estas tre ŝatinda kerno, kiu garantias nian pluan kreskadon.
Kaj la kaŭzo plia, kiu helpos al nia kreskado estas tio, ke ni foriris el niaj kluboj pure esperantaj, ke ni eniris uzinojn, oficejojn, klubojn profesiajn, ke ni Esperanton faris rimedo anstataŭ celo. Ni disponigis lingvon internacian al vastaj popolmasoj kaj tiuj popolmasoj estas la senfunda provizejo, el kiu ni ĉerpos novajn batalantojn por nia afero kaj idealo.
Esperanto eniris lernejojn kaj klubojn profesiajn. Esperanto almilitis rondojn de blinduloj kaj de Radio-amatoroj. Esperanto-kursoj oficialaj de ŝtato patronataj fondiĝas diversloke. Sennombraj kluboj kaj celoj uzas Eperanton por la internacia korespondado.
Kaj plej aktiva estis ĉie kaj ĉiam la Esperanto movado en la urboj provincaj, en la malproksimaj anguletoj de la Sovetio.
Vere, moskva Esperanto-movado estas malplej rimarkebla. La CK de SEU kulpas pri tio. Ĝi ne zorgas pri Esperanto-kursoj, lekcioj, propagando en Moskvo, aŭ ĝi zorgas pri ĉi-tio nur iom kaj malmulte.
CK de SEU ĉefe zorgis kaj ĉefe helpis al aliurbaj kamaradoj per ĝusta direktado de iliaj fortoj kaj akceloj.
Kaj rezulte ni fakte konstatas fortplenan Esperanto-movadon ĉiuloke kaj vegetantan Esperanto-movadon en Moskvo.
Sed la taktiko de CK estis ĝusta. La masmovado por Esperanto en provinco, ne kreebla en Moskvo, kaŭzas tion, ke la rezistantaj baroj komencas krevi kaj fali.
Ne pro insidaj klopodoj de CK, ne pro agitado de CK SEU, sed konstatante la realan forton de Esperanto-movado:
- Poŝttelegrafa komisariejo subtenas Esperanton kaj komencas uzi Esperanton por siaj oficialaj eldonoj.
- CK de la Komunista Junularo atentigas siajn klubojn pri kreo de Esperanto ĉeloj.
- Agit-prop. fako de CK. de Tutunia Kompartio serioze pritraktas la problemon pri Esperanto. La movado postulas atenton. Kaj tiu atento estas donata.
Antaŭ kelkaj tagoj unu kamarado, gvidanto de grava fako de ŝtata vivo diris al mi: «Fakte mi ne fidas al Esperanto kaj ĝia triumfo, sed vi ja ekzistas. Tion ni devas konstati. Kaj se vi ekzistas, do necesas vin utiligi, necesas utiligi tiun lingvon, kiun vi prezentas».
Ne per teoria diskutado, sed per fakta laborado ni venkos kaj superos la superstiĉojn, ekzistantajn kontraŭ lingvo internacia.
Daŭru kreski nia anaro! Daŭru kreski samprogrese nia laboro!
Dum la III. SEU Kongreso en Leningrad (aŭgusto 1926) ni devas rajte proklami: Ke la nombro de SEU-anoj duoble superas la nombron de UEA-anoj, ke la nombro de abonantoj de «Internacia Lingvo» duoble superas la nombron de legantoj de la «Heroldo de Esperanto».
Tiu proklamo estos nia modesta saluto por la VI. SAT-Kongreso en Leningrad kaj por la eksterlandaj kamaradoj, venontaj Sovetion.
E. Drezen.
Atentu!
La rondeto de esperantistoj ĉe sverdlovska lab. fervoja klubo je nomo de Vajner komencas eldonadi esperantistan murgazeton. Ni petas eksterlandajn SAT-anojn sendadi en ĉi-tiun murgazeton artikoletojn pri sindikata movado, vivo kaj moroj de proletariaro, kluba laboro, pri politikaj kaj socialaj demandoj, pri virina kaj junula movadoj, pri teknikaj fervojaj temoj, pri vivo de eksterlandaj esperantistaj organizaĵoj ktp.; tre dezirinde estas ricevi priskribojn de l’ tagoj 8. marto 1926 (tago de laboristino), 18. marto 1926 (tago de pariza komuno) eksterlande; skribu leterojn okaze la proleta festeno — 1. majo 1926 — Ni uzos la materialon por unumaja numero de mur- kaj ĝeneral-gazetoj esperantista kaj neesperantista. Respondo ne skribos al vi pri la sama.
Krom tio la rondeto dum unua duono de majo aranĝas esperantistan ekspozicion. Ni petas ĉiujn SAT-anojn kaj esperantistajn organizaĵojn sendadi al ni ĉion taŭgan por ĝi: esperantaĵojn, planojn de l’ laboro, raportojn pri la laboro, tabelojn de kreskado de esp-movado en via loko, regiono kaj lando, nacilingvajn ĵurnalojn, gazetojn ktp. Laŭ via deziro ni povas resendi la ricevitajn materialojn aŭ rekompence sendi la konforman kion.
Skribu! Sendu! Ĝi estas la plej sukcesanta agitado por nia afero.
La adreso: Sovet – Unio, Sverdlovsk, strato de Karl Liebknecht, 38, klubo de Vajner, rondeto de Esperanto.
Esperanta movado en la ruĝa armeo
En la ruĝa armeo esperanta movado ankoraŭ ne havas grandajn sukcesojn. Tamen kelkajn paŝojn ni, ruĝarmeaj esperantistoj, faris antaŭen.
Ekzemple, en moskva militregiono ekzistas esperantaj rondetoj en kelkaj regimentoj kaj en kavaleriaj militlernejoj. En unu el regimentoj eĉ laboras vigla esperanta rondeto kaj ruĝarmeanoj sukcesis per Esperanto ligiĝi kun eksterlandaj laboristoj-esperantistoj.
Same esperantaj rondetoj ekzistas en regimentoj de la siberia, ukraina kaj aliaj militregionoj.
En nia okcidenta militregiono estas fondita militsekcio ĉe Blankrusia Centra Oficejo de Sovetlanda Esperantista Unio. Kiel gvidanto de la sekcio, mi povas diri, ke ni jam havas sukceson. Post tri monatoj de tago, kiam ni komencis labori, ni jam havas en regimentoj kaj batalionoj de nia regiono pli ol 150 kamaradojn, kiuj lernas Esperanton en rondetoj sub gvidado de pli spertaj kamaradoj. Tri rondetoj jam sukcesis sendi eksterlanden 15 leterojn kaj ricevi el eksterlando 8 leterojn. Krom tio la rondetoj sukcesis ligiĝi kun du aŭstriaj soldatoj.
Kiamaniere estas organizitaj niaj rondetoj? Ili ekzistas ĉe niaj klubejoj kaj anguletoj je nomo de Lenin kaj laboras unu ĝis du fojojn semajne, kiel ĉiuj aliaj rondetoj kaj klubejoj. Do vi vidas, ke iom esperantaj rondetoj eniras komunan sistemon de politiklaboro en Ruĝa Armeo.
Nia armeo estas vere internacieca. La celo de nia esperanta laboro en Ruĝa Armeo estas helpo por organizado de la tutmonda laborista unuecfronto. Ni ne deziras pafadi laboristojn kaj dum la estonta milito ne pafados ilin. Niaj pafceloj estas burĝujaj ventraĉoj. Per esperanto ni volas rakonti tion-ĉi al la laboristoj kaj soldatoj de la tuta mondo kaj konvinkigi ilin agadi sammaniere kaj ellernadi militsciencon bone, por bone venki en la estonta milito por la laboristaro. Same ni deziras per leteroj transdoni nian politikan kaj militan spertecon al eksterlandaj kamaradoj. Tial ni petas laboristojn kaj soldatojn eksterlandajn: Skribu al ni!
Vivu tutmonda laborista kaj soldata unueco!
Ruĝarmeano R. Nikolskij.
Esp-o kaj la finnlanda registaro
La ministro de publika instruado de Finnlando konsentis subvencion de 6000 markoj por la organizo de speciala kurso de Esp-o por instruistoj dum la ferioj de kristnasko kaj por la disvastigo de broŝuro en Esp-o verkita de s-ro E. Setälä, profesoro de lingvistiko de la Universitato de Helsinki kaj nuntempa ministro de eksterlandaj aferoj de Finlando.
I E.S.
▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪
Daŭrigu la varbadon por Sennaciulo!
▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪
— página 7 —
SENNACIULO — 7
Internacia Studkomisiono kaj Komintern
Kion faras la internacia studkomisiono de Komintern?
Kio estas la rezulto pri akcepto de lingvo internacia??
K-do 409 Pilsen turnis sin al ĉekosl. centra agitprobfako per jena letero, ĉeklingv.
Plzen, 16. 3. 1926
ESTIMATAJ K-DOJ!
En la nomo de l’ komunistaj esp-istoj ĉe MVS (t. e. Intern. ĉiuprofesia ligo), oni afable postulas la centran agitpropfakon en Praha, ke ĝi respondu la demandon koncerne rekomendo de internacia lingvo en la kadro de l’ kom. partio en Ĉekoslovakio. Se vi ne kapablos tion fari, bonvolu vin turni al Moskvo, por ke tie oni fine por ĉiam klare solvu tiun demandon.
Ĝis nun tiu ĉi movado estas en Ĉekoslovakio multe disigita, kio certe en nia partio ne estas allasebla. Mi aldonas, por konvinki vin, notojn el kom. gazetoj pri Esp-o kaj Ido. En unu gazeto ni skribas pri Esp-o, en la alia pri Ido, kies rezulto estas granda kaoso kaj lingva «babilono» inter la ĉekosl. laboristaro.
Estas absolute necese, ke estu eldonita oficiala rekomendo, aŭ de Esperanto aŭ de Ido. Ne eble estas al laboristo lerni ambaŭ tiujn lingvojn, kion vi certe konsentas. Ĉi tie en Plzen ni estos preskaŭ 100 kom. esp-istoj kaj estos necese, ke oni akomodu al la plimulto.
Kun kom. saluto R. B. n-o de MVS 89595.
Jen la respondo, kiun ricevis k-do 409:
Sekretarejo de l’ Komunista Partio en Ĉekoslovakio (Sekcio de la III. Internacio) Praha-Karlin Královská třida ĉ-o 13
Praha, 22. 3. 1926
KAMARADO R. BURDA Plzen.
Koncernas: Intern. lingvon
Estimata Kamarado!
Je via demando koncerne Esperanton kaj Idon, ni informas vin, ke ne eblas solvi tiun demandon per la laboro de la ĉekosl. kom. partio, sed ĝi estos solvata internaciskale. Komintern enketis por solvi tiun demandon jam pasintan jaron informojn el diversaj landoj pri Esperanto- kaj Ido-movadoj, kaj ankaŭ ni (la ĉekosl. kom. partio) sendis al ĝi tiun enketon. Estis starigita internacia komisio, kiu studos tiun ĉi aferon, kaj solvos ĝin depende al ĉiuj sekcioj de Komintern. Pri la rezulto de tiu studkomisio mi ĝis nun nenion eksciis kaj verŝajne la komisio ĝis nun ankoraŭ ne finis sian laboron. Ĝis la demando estos solvata, ni publikigos per konvena maniero la rezulton.
Kun komunista saluto por la Agitprop-fako de KPĈ J. Guttmann (Ŝtampilo de sekretarejo)
Gek-doj el Sovet-Unio nun klare vidas kial Esp-o ne povas disvastiĝi inter la membraro de la III. Internacio. La gvidantoj de la kom. partioj el la plej multaj landoj ordinare kontraŭstaras la esp. propagandon en la kadro de la partio, kaj atendas ĝis la komisio de Komintern solvos la demandon, ĉu Esperanto aŭ Ido.
K-doj el Sovetio devas zorgi pri la solvo de tiu demando kaj ĉiulandaj k-doj nepre postulu ĉe la centroj de kompartioj, ke ili respondu la demandon. La sekciaj centroj el ĉiuj landoj estu devigataj demandi ĉe Komintern Moskvo la oficialan rekomendon de Esp-o aŭ Ido. Certe nur la pli taŭga lingvo povas esti rekomendota. Al la laboro!!
409 Pilsen
VI. Asoci-tago de LEA por la germanlingvaj regionoj
La belega urbo Stuttgart kun siaj admirindaj montoj kaj pejzaĝoj estis elektita de la germanaj esperantistoj laboristaj kiel kunsidloko por la VI. asoci-tago de LEA por la germanlingvaj regionoj. Do, dum la paskaj festotagoj ĉi-jare alvenis Stuttgart-on delegitoj de laboristaj esperanto-grupoj el ĉiuj direktoj de Germanio. Krome ankaŭ ĉeestis k-do Marcel Roux-Lyon (Francio) kiel reprezentanto oficiala de SAT kaj hungara k-do.
Vendredon posttagmeze la pli vasta estraro la unuan fojon kunsidis preparante la asoci-tagon. La saman tagon vespere la Stuttgart-a grupo estis aranĝinta salutsolenon. Sed fakte ne okazis soleno en ĝenerale kutima formo, mankis en la programo amuzaĵoj kaj aliaj «solenaĵoj». La ludantoj, kantistoj, gimnastuloj ktp. venis en simpla proleta vestaĵo sur la scenejon. Kontente oni ankaŭ devas noti, ke la Stuttgart-a laboristaro sufiĉe atentis tiun asoci-tagon. La salonego estis plena, do, la plejmulto el la ĉeestantoj estis neesperantistoj. Diversaj organizaĵoj lokaj kaj tutgermanaj, politikaj partioj, sindikatoj kaj aliaj proletaj organizaĵoj sendis siajn delegitojn, kiuj senescepte esprimis, ke ili konvinkiĝis de la valoro kaj neceso de Esperanto por la internacia laboristmovado ktp. Krome ankaŭ parolis kaj salutis la asoci-tagon k-do M. Roux komisiite de la E. K. de SAT kaj hungara k-do. Tiuj ambaŭ k-doj precipe pruvis al la multaj neesperantistoj praktike la valoron de nia nelimigita tutmonda lingvo. La kantunuiĝoj ankaŭ prezentis kelkajn kantojn en Esperanto, i. a. la fame konatan «Tord Foleson» de Uthmann.
Sabaton matene komencis la unua laborkunsido. K-do Just malfermis la asoci-tagon en la nomo de la loka asoci-taga komitato kaj elektigis la gvidantaron kaj la diversajn komisionojn (mandatan kaj proponesplorantan).
La raportoj de la estraro, kasisto, redaktoro de A. E. (asocia organo) kaj de la presservanto montris, ke la movado en Germanio estas iom malhelpata pro la malbona ekonomia situacio. Aliflanke montriĝis, ke la laboro de la asocio estas ankaŭ tamen sufiĉe fruktedona. La simpatio precipe kreskas kun ĉiu tago por nia ideala movado.
Grandan diskuton kaŭzis la lernolibra afero. Kelkiuj k-doj deziras la lernolibron laŭ rekta instrumetodo, aliaj k-doj preferas lernolibron kun detala germanlingva gramatika parto ktp. Post sufiĉe longa diskutado la asoci-tago decidas eldonon de du lernolibroj laŭ ambaŭ instrumetodoj cititaj. Por la verkado estas elektitaj por la rekta metodo k-do Puff-Frankfurt, kaj por la alia k-do Deubler-Munĥeno. Krome la asocia tago elektis lernolibran komisionon, kiu havas la taskon kontroli la manuskriptojn por la lernolibroj kaj laŭ neceso proponi al la verkantoj eventualajn ŝanĝojn aŭ pliperfektigojn.
La sekvanta punkto «propagando kaj niaj estontaj taskoj» ankaŭ tre profunde estas priparolitaj. Poste estas decidita eldono de bonefika propagandafiŝo ktp.
Pri la temo «nia movado internaciskale» estiĝis post du paroladoj (parolis germana k-do kaj k-do M. Roux en la nomo de SAT) nur mallonga diskutado, do, la asoci-tago konsentis al la opinioj de ambaŭ parolantoj, ke nun ankoraŭ naciaj propagandorganizaĵoj kaj tamen ankaŭ peresperanta organizaĵo tutmonda necesas. Certe tiu asoci-tago estis plura paŝo al la kolekto de ĉiuj laboristaj esperantistoj en la tutmonda peresperanta «Sennacieca Asocio Tutmonda». Propono, kiu postulis pliampleksigon de la esperanta parto en la asocia organo «Der Arbeiter-Esperantist» estas malakceptita. Al tiuj k-doj, finintaj la esperantokurson kaj dezirante legi pli da esperantoteksto, la asoci-tago rekomendis aboni «Sennaciulo»n kaj aniĝi SAT.
Rilate la presservon estas akceptita projekto, kiu diras, ke la presservanta aparato estu pli grandigita. Ne nur ekzistu de nun centra presservo, sed en ĉiu distrikto kaj en la pli grandaj lokoj estu presservantoj, kiuj konstante interrilatas kun la centralo, kaj nature precipe kun la loka gazetaro. Tiamaniere la peresperanta laboro en la intereso de la ĝenerala laboristmovado propagandante samtempe por esperanto estos plej efika praktika apliko de nia lingvo kaj pruvo por la taŭgeco kaj valoro de Esperanto por la internacia laboristmovado.
La punkto «Novelektoj» estis tre rapide finita. La asoci-tago elparolis al la ĝisnuna asoci-estraro la plenan konfidon kaj unuvoĉe reelektis la estintan estraron por la sekvantaj du jaroj. Do tio estis bonega signo, pruvo ke nia asocio estas en tiuj manoj, kiuj garantias progreson de nia movado en Germanio. Citinde estas ankoraŭ, ke ĉe la asoci-tago oni senescepte nur uzis nian komunan lingvon.
La sekvanta (VII.) asoci-tago okazas en Nürnberg (Bavario).
Post kvar sufiĉe streĉaj laborkunsidoj la asoci-tago finiĝis la unuan festtagon, vespere je’ la 5.30 horo kun la kanto de la internacio. Antaŭen al cel’.
SAT-ano 715.
— página 8 —
8 — SENNACIULO
≡ KRONIKO ≡
Aŭstrio
Wien. «ALLE»-grupo VI, Sandwirthgasse 2 (ne plu grupo VII, Lerchenfelderstr.) Wien VI, konsiderinte egan simpation al SAT, unuanime decidis sekvi la vojon de sia kolega grupo XXI, nome: aliĝi al SAT.
Ni intencis tion pli frue efektivigi, sed la mono . . .
Sub ĉia prezo estas akcelata — inter ni ĉiam regas konkordo — unuecfronto de la proletaro por la liberiga batalo. La estraro
Francio
Marseille. La SAT-grupo vigle daŭrigas sian propagandon. Sabaton, la 13. marto, k-do Demouliere faris antaŭ laboristaj kamaradoj en l’ Estaque, tre sukcesintan propagandparoladon. K-do Ferrero alparolis poste la ĉeestantojn, klarigante la celon de SAT kaj instigante ilin lerni esperanton kaj ĝin uzi por sia klascelo.
De nun, k-do Bonnafoux iras ĉiujaŭde vespere en l’ Estaque por gvidi kurson por komencantoj. Espereble la SAT-anaro multe pliiĝos en Marseille dum tiu ĉi jaro.
La grupo ne laciĝas kaj baldaŭ novaj prelegoj kaj konferencoj estos faritaj en la diversaj partoj de la urbo kaj de ĝia ĉirkaŭajo. Antaŭen por la emancipo de la proletoj.
La peranto Ferrero
Japanio
Okajamo. Kelkaj skizoj pri nia «Japana Junula Ligo Esperantista». Okaze de la XIII. Japana Esperanto-kongreso kolektiĝis sufiĉe multe da «Esperantistoj», tamen ili kunvenis nur mase. Ili kunvenis ne por decidi gravajn aferojn pri esperanta movado. La kongreso komenciĝis per la «solena» kantado de «La Espero», kaj finiĝis per luksa ekskurso. Unuvorte ili kunvenis en Kioto por elspezi ilian «superfluan» monon, por aŭskulti lingvo-similan babiladon de «eminentaj» esperantistoj.
Okaze de la postkongreso en Osaka, ni, klaskonsciaj junaj esperantistoj alvokis al la junuloj kaj studentoj kaj interkonsiliĝis pri organizo de l’ «Junula Ligo».
Ĉirkaŭ 20 seriozaj junuloj partoprenis la interkonsiliĝadon kaj elektis 2 komitatojn, por ke la organizo povu rapide kreski.
La 15. nov. unua kongreso okazis kaj fondis la Junulan Ligon. Ni decidis la jenajn tri gravajn tezojn: 1. Unuigita fronto. 2. Serioza esploro de gvidprincipo. 3. Praktika apliko de Esperanto.
La 4. januaro 1926 ni kunvenis en Tokio por fondi Tokian filion.
Observante la konturan strukturon de japana ĝisnuna esperanta movado, ni trovas en ĝi tri tendencojn: 1. Tiel nomata neŭtraleco, nur lingva disvastigo. 2. Ŝovinista movado, nome, ekskluziva malamo kontraŭ fremdaj lingvoj (angla, germana, ktp.) 3. Utopia, sentimentala homaranismo. Inter ili, la tria grupo estas por ni konsiderinda ĝis tia grado, ke ni lerte kunlaboru kun ili, gvidi ilin en nian kampon, por ke ni plene kritiku la restaŭajn 2 grupojn. — Ni nun alvokis al la iom seriozaj esperantistoj kaj postulas ilian kunlaboron. — La 23. febr. 1926 aperis nia unua bulteno. Ĉar ĝi estas nacia organo, ni uzis nur japanan lingvon.
Neŭtralaj esperantistoj kunvenas ĉiujare en grandaj urboj. En jaro 1926 ili okazigos sian XIV. Kongreson en Tokio. Ni ankaŭ aparte kunvenos kaj diskutos pri la gvidado de nia ligo.
Fine mi petas ke vi, eksterlandaj — tutmondaj sennaciuloj — helpu al ni! Ni helpu al vi reciproke, por ke nia venko rapide proksimiĝu!
SAT 4972

Kvinpinta stelo kun la literoj SAT interne, emblemo apud la titolo.
Kvinpinta stelo kun la literoj SAT interne, emblemo apud la titolo.
VIa SAT-KONGRESO EN LENINGRAD
1. KOMUNIKO
KONGRES-KOMITATO
Sciigota en sekvonta komuniko.
KORESPONDADRESO:
K-do S. Podkaminer, Petropavlovskaja 4, kv. 34, Leningrad — Sovetio.
KOTIZO: Egala al la jara SAT-kotizo.
ALIĜILOJ
Skribu la nomon, antaŭnomon, adreson, profesion, partitendencon, n-o de SAT-matrikulo, aktiva aŭ pasiva, membrecon.
Al la SAT-anaro Tutmonda!
Karaj gekamaradoj!
Ekzekutiva komitato de SAT akceptis inviton de Leningrada SAT-grupo. Unuafoje en la historio la tutmonda revolucia laborista esp-istaro kunvenos en nia urbo. Unuafoje Rusio akceptos la kongreson de la plej antaŭenema parto de l’ tutmonda laboristaro celanta detrui unu el la plej fortaj baroj sur la vojo al la liberiĝo — diverslingvecon. Unuafoje dum ekzisto de SAT, la SAT-anaro kolektiĝos en Sovetio, kie ĝi trovos vere sinceran kaj aman akcepton. Ni, leningradaj SAT-anoj tre bone komprenas kian kolosan signifon devas havi ĉi tiu kongreso por la revolucia esperantismo, sciante, ke niaj tutmondaj kamaradoj sentas grandegan intereson al la nova vivo kiun konstruas malgraŭ grandegaj malfacilaĵoj sovetia laboristaro. Ni, leningradaj SAT-anoj streĉos ĉiujn fortojn por kontentigi vian tre kompreneblan scivolemon. Do, alveturu grandamase, gekamaradoj, vizitu niajn fabrikojn, lernejojn, klubojn, oficialajn instituciojn, ktp. — vi vidos propraokule ĉiujn flankojn de nia vivo. Reveninte hejmen vi havos eblecon rakonti al la laboristaro tutmonda, la veron pri Sovetio, kiun vi ekkonos per Esperanto.
Jen unu grava signifo de nia VI.
Due, por ni, sovetiaj SAT-anoj la kongreso havos gravan postsekvon, ĉar ĝi klare montros al laboristaro sovetia, al ĝiaj gvidorganoj pli kaj pli favoriĝantaj al Esperanto la necesecon de lingvo internacia por la tutmonda proletaro.
Do, fariĝu nia kongreso grandioza demonstracio de la proletara unueco per lingvo internacia. Ni scias, ke alveturi en Sovetion estas malfacile, sed ni esperas, ke lokaj SAT-grupoj helpos al la delegitoj viziti la kongreson. Niaflanke ni faros ĉion eblan por garantii al la kongreso fruktodonan laboron.
Do, bonvenon gekamaradoj!
ESTU NIA VI. GRAVA MANIFESTADO DE L’ TUTMONDA PROLETARA SOLIDARECO!
VIVU NIA VIa! VIVU SAT!
Org. Komitato de la VI. SAT-Kongreso Sekretario: S. Podkaminer
Verda Libertempo
Kio ĝi estas? — Kion ĝi volas?
Verda Libertempo estas la renkontejo de tiuj samideanoj, kiuj volas refreŝigi sin en verda naturo, ekzercante la verdan lingvon en rondo de anoj de la verda stelo! Verda Libertempo volas doni okazon uzi Esperanton en amika rondo per paroloj kaj kantoj. Samtempe ĝi volas estigi kaj firmigi amikecon inter anoj de diversaj nacioj. Krome per ĉio ĉi kune ĝi prezentas idealan refreŝiĝejon por korpo kaj animo. Do, partoprenante Verdan Libertempon, vi ne loĝas en urba aero, vi ne restados inter ŝtonoj dum via mallonga libertempo; vi havos okazon kunesti de la mateno ĝis la vespero kun gesamideanoj, babilante aŭ kantante en belega regiono nian karan lingvon! Komunaj belaj kaj interesaj travivaĵoj firme kaj kore interligos vin kun la ceteraj gepartoprenantoj, al kiu ajn nacio ili apartenu! Ke Verda Libertempo plenumas sian promeson, tion atestas tiuj, kiuj pasintjare plendis la rapidan pasigon de tiu paradiza «tempo en Esperantujo». — Do, se vi ŝatas travivi nian ideon en praktiko, venu!
(Vidu la anoncon en n-o 28!) L. Funken.
SAT-INSIGNOJ

Ronda insigno kun kvinpinta stelo kaj la literoj SAT en la mezo.
Ronda insigno kun kvinpinta stelo kaj la literoj SAT en la mezo.
Rich. Lerchner, Leipzig O 27, Colmstr. 1

SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA — MALGRANDA TERBIBLIO — 10 TERBILDOJ PROJEKTITAJ DE PROF. D-RO FERDINAND SZERÉNYI (UŽHOROD-ĈEKOSLOVAKIO) EFEKTIVIGITAJ DE AGLAJA SZERÉNYI — AL ĈIUJ GEFRATOJ KIUJ BATALAS POR INTERNA LIBERECO — Eldona Fako Kooperativa Düsseldorf
SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA — MALGRANDA TERBIBLIO — 10 TERBILDOJ PROJEKTITAJ DE PROF. D-RO FERDINAND SZERÉNYI (UŽHOROD-ĈEKOSLOVAKIO) EFEKTIVIGITAJ DE AGLAJA SZERÉNYI — AL ĈIUJ GEFRATOJ KIUJ BATALAS POR INTERNA LIBERECO — Eldona Fako Kooperativa Düsseldorf
Formato 37×25 cm, 36 paĝoj prezo 1,80 mk. g.
La malgranda Terbiblio ne montras vojnojn al migranto, por tio servas specialaj atlasoj. 10 kartojn prezentas 10 terleĝojn: 1. Terpartoj, 2. Mondriveroj (Mondfluegoj, Mondmarfluoj), 3. Altlandoj de la mondo, 4. Maroj kaj landoj, 5. Mar- kaj firmlandoj, 6. Pra- kaj homlando (neloĝebla kaj homloĝebla lando), 7. Tersupraĵo, 8. Homdenseco (-dissemiteco), 9. Mastrumado (ekonomia), 10. Kreskado.
Mendu ĉe:
Administracio de SAT Rich. Lerchner, Leipzig O 27, Colmstr. 1
Presejo: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG
N.º 82, 22 de abril de 1926
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —

Kaplinio de la gazeto: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.», la devizo «APERAS SEMAJNE», kaj granda ornama titolo «SENNACIULO» sub kadro kun la slogano «ESPERANTO JE LA SERVO DE L' TUTMONDA PROLETARO».
Kaplinio de la gazeto: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.», la devizo «APERAS SEMAJNE», kaj granda ornama titolo «SENNACIULO» sub kadro kun la slogano «ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO».
2-a Jaro, N-o 30 (82) — APERAS S.A.T. SEMAJNE — 22. Aprilo 1926
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
| Sidejo de la Redakci-Komisiono: Colmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio) | Sidejo de Ekzekutiva Komisiono de SAT 23, rue Boyer, Paris XX | Administranto: R. LERCHNER Colmstrasse 1, Leipzig O 27 |
Dudek jaroj da laborista movado
La juda proletaro en la tuta mondo festis en pasinta monato la dudek jaran jubileon de ekzistado de la Poale-Cijon partio. Mi volas ĉi-okaze per malmulte da vortoj prezenti al la SAT-anaro skizeton pri la evoluo kaj ĉefprincipoj de ĉi-tiu revolucia organizajo de la juda laboristaro.
La naskiĝo de la juda proletaro datumiĝas je l’ lastaj jardekoj de l’ pasinta jarcento. La unua proletpartio, kiu predikis la socialismon kaj organizis la judan laboristaron estis «Bund» (Ligo de hebreaj laboristoj en Rusio, Litovio kaj Polio). Sed kun la plikresko de l’ laborista movado kaj plikonsciiĝo de l’ juda proletaro tuj evidentiĝis la malprogresemo de Bund’aj gvidideoj. La neŭtraleco en la nacia problemo, la nemarks[nelegebla] pritakso de l’ juda problemo [nelegebla] estas solvo de l’ juda ekonomio ne [nelegebla] kaj ne povis plu kontentigi la pro la ko[nelegebla]. La juda proletara penso intensa de la g[nelegebla] la nacia kaj socia [nelegebla] povas nun sin insigis en jaroj 1900—1[nelegebla] andan monh[nelegebla] grupoj. Kvin jarojn daŭra[nelegebla] kristaliĝo de la P. C. ideoj. Dume fondiĝis kaj disiĝis diversaj grupoj kaj partietoj kiel C. S. (Cionistoj-Socialistoj), Sejmistoj ktp. Sed fine en marto 1906 sub la gvido de la genia kaj neforgesebla Ber Boroĥov okazis en Poltava (Rusio) la unua fondiĝ-kunveno de la Juda Soc. Dem. Lab. Partio «Poale-Cijon». Ĉi-dato signifas epoko en la evolu-procedo de l’ socialismaj ideoj inter la juda proletaro. Ĉar kvankam jam pasis kvinoncentjaro ne multe ŝanĝiĝis la programo starigita, dum ĉi-tiu historia kunveno dum preskaŭ ĉiuj aliaj sistemoj bankrotis.
Bedaŭrinde, ne estas eble en artikoleto eĉ doni imageton pri la kolosa signifo kaj titana laboro de la P. C. sur la kampoj de klasorganizo kaj klerigo de l’ judaj laborantaj amasoj dum ĉi-tiuj dudek jaroj en la tuta mondo. Mi nur prezentos la ĉefajn ideojn kaj celojn de la P. C. movado.
La fincelo de l’ juda proletaro same kiel de l’ internacia laborista klaso estas la libera socialista socio, libera de ĉiu-ajn subpremo kaj ekspluatado atingota post akra ĉiutaga klasbatalo kontraŭ la kapitalo kaj ĝiaj ekspluatad-metodoj. Sed dum ĉi-tiu soci-luktado, kiun la juda laborularo partoprenas kune kun la tutmonda proletaro, klariĝas al la juda laboristaro ĝiaj specifaj, specialaj kondiĉoj de l’ klasbatalo, malfaciligantaj kaj malampleksantaj ĝian batalbazon. La marksista analizo de l’ juda ekonomio montras nenormalan soci-strukturon de l’ juda popolo. La abundo de neproduktivaj elementoj, kiuj proletariĝas, la manko de tuta socitavolo — vilaĝanaro — kaj la fakto, ke la plejmulto de la juda laboranta amaso estas okupata ĉe la plej malaltaj produkci-branĉoj — ĉi-tuta komplekso specifaĵoj, rezulto de disigita tra la tuta terglobo malplimulteca vivo de l’ judaj amasoj, naskas apartajn formojn de socia kaj ekonomia vivo: la deziregon al produktiviĝo, la potencan torenton de juda emigrado kaj la turniĝon de l’ emigrado el Palestino, ĉar tie, en Palestino, okazas la radikala transformiĝo de l’ judaj amasoj kaj estiĝas normala, produktiva ekonomia organismo — kreiĝas juda teritoria laborcentro.
Necesas ĉi-tie diferencigi la dezirojn de la P. C. de la burĝa cionista movado, aspiranta la kreon de «nacia hejmo» en Palestino por la juda kapitalistaro sub la protekto de l’ angla imperialismo, dum la juda proletaro nenion komunan havas kun la celoj kaj idealoj de la cionistoj, sed akcelas tie kreon de produktiva laboristcentro, kiu per la klasbatalo ŝanĝiĝas en socialistan socion. Kaj la P. C. movado elĵetis ankaŭ el siaj vicoj en la jaro 1920 la tutan dekstran alon, proklamanta kunlaboron al la cionismo kaj aplikadon de utopiaj metodoj de konstruktiva socialismo en Palestino — anstataŭ la bone elpruvitan klasbatalon.
Adaptita al la efektivaj vivkondiĉoj batalas la P. C. en la tuta mondo, ĉar egalaj kaj samformaj estas la viv- kaj batalkondiĉoj de la juda laboristaro, por la plena socia kaj nacia libereco. Eĉ la Komintern, al kiu sin turnis la Tutmonda Ligo de P. C. pri aliĝo, konfirmis kaj agnoskis la marksistan pritakson de l’ juda ekonomio kaj la solvmetodojn de la P. C. postulante nur, ke ĝi forigu el sia programo la Palestinismon. Sed la P. C. ne povis perfidi siajn idealojn. Venis la vivo kaj decidis, ke pravaj estis la P. C. Ĉiuj preskaŭ aperajoj en la ekonomia vivo de la juda proletaro dum la lastaj jaroj estis kun matematika precizeco antaŭsignitaj de Boroĥov en la P. C. programo. Kaj la efektivigo de la krimea projekto por la judaj amasoj en Sovet-Rusio — estas la plej bela atesto por la vivneceso de la P. C.-ismo.
Dudek da jaroj vivas kaj batalas la P. C. movado por la efektivigo de siaj idealoj. Konsolidiĝas kaj reuniĝas la organizajoj en la tuta mondo ĉie, ti-kie vivas juda laborularo. Kaj ne malproksimas la tago kiam la P. C. signaldiroj estigos la programon de l’ internacia konscia proletaro por la juda laboristaro. Ĉar siajn celojn vidas atingitaj la P. C. nur sur la vojo de senkompromisa klasbatalo kaj kun la helpo de l’ tutmonda proletaro.
Jak (227).
— página 2 —
2 — SENNACIULO
Kunlaboro kun la kapitalo
En la nigrakarbaj regionoj en Usono (Pensylvania k. a.) laboras 158 000 ministoj. Laŭ la statistikaj datoj, unu kvinono da ili (do ĉiu kvina persono) fariĝas viktimo de laboro, ĉu mortigita aŭ difektita (lezita): en jaro 1923: 29 172, en jaro 1924: 30 241. Dum pasinta jaro, ili strikis, dum ses monatoj ili suferis mizeron kaj malsaton, postulinte plibonigon de siaj vivkondiĉoj. La karbobaronoj dume profitis, vendinte ĉiujn karbo-sablon kaj -polvon, amasiĝintaj dum longaj jaroj kiel senvaloraj. Kaj fine, la strikintoj estis venkitaj, aŭ pli ĝuste, venditaj, dank’ al laboroj de sia gvidanto Lewis, kiu propagandis la «kunan efikadon de l’ laboro kun la kapitalo». Lewis, elektita kiel prezidanto de l’ «Minista Unio» en 1919, por la mono de unu karbobarono, jam en la sama jaro perfidis kaj vendis ministan strikon, kaj dua simila perfido en jaro 1922 alportis al li profiton en sumo de 1 500 000 dol. de karbobaronoj. Nenia ajn kunlaborado de l’ laboro kun la kapitalo estas ebla . . .
Kaj necesas senigi sin ne nur de l’ kapitalismo, sed eĉ de ĝiaj servutuloj — parvenuoj, laboristaj pseŭdogvidantoj, falsaj profetoj, kiuj abundas en ĉiu lando, ĉiu ŝtato, ĉiu mondpartio.
Laŭ «Obrana» («Defendo») n-o 19. kompil-trad. Erinazzo.
Unuecfronto parte atingita
Sabate, la 6. marto, komencis striki la gelaboristoj, plejparte hominoj, en la tolaĵfabrikejoj ĉe kvar firmaoj en Praha.
La laboristinoj en tiu ĉi fako estas tre mizere salajrataj; salajro iom pli alta, aŭ eĉ same alta, kiel la iama ŝtata senlaborula subteno (10 kĉ. tage) estis konsiderata jam kiel «eminenta», nur por speciale lertaj aŭ longjare okupitaj laboristinoj. La plej multaj ricevadis nur 30—40 kĉ. semajne. Nun la fabrikposedantoj venis kun nova postulo, konforma al la diktaĵo de la Ligo de Industrioj: la kudristinoj pagu propr-elspeze la konsumitan kudrilaron (fadenojn). Certe kaj sendispone, post akcepto kaj aprobo de tiu ĉi postulo, multaj laboristinoj ricevus nur 10—15 kĉ. semajne kiel salajron.
Kiam la traktado de la laborist-konfiduloj kun la fabrik-administrantoj restis sensukcesa, kaj ĉi-lastaj uloj insistis kaj persistis je sia postulo, la kudristinoj deklaris strikon. Pro solidareco eĉ la laboristinoj kaj laboristoj, deklarante sin solidaraj, ekstrikis samtempe. La surprizo de la kapitalistoj estis grandega: tiajon ili ne atendis de la duon-sklavinoj, jam pro tio, ĉar ili esperis sian venkon facilega, dank’ al tio, ke la gedunkitoj apartenas al tri malsamaj parti-tendencoj socialistaj, kaj la plej multo tute al neniu (ĉu estas ja iel eble pagi ankoraŭ kotizojn el tia salajro?). Jam la sekvantan matenon, la strikantaj gardantoj alveninte al la enirejoj de la uzinoj, trovis ilin ŝirmataj per fortaj policistaj gardoj. Eĉ la domo de la kompartio en Karlin estis gardata de policistoj; junulo, portante agit-afiŝetojn pri striko el la presejo, estis arestita, la afiŝetoj konfiskitaj. Sed la laboristaro, sen diferenco en tendencoj, nacioj, religioj, seksoj, daŭrigas sentime, solidare, unuecfronte la strikon, pli ol 1500 personoj.
Por iamaniere konservi la situacion kaj mendojn, la posedantoj de la fabrikejoj transdonis urĝajn plenumotajn mendojn al aliaj fabrikejoj nestrikantaj. Sed tuj, kiam la laboristoj de ĉi-lastaj eksciis tion, ekiĝis striko eĉ en tiuj ĉi fabrikejoj. Unu el nunaj firmaoj havas filon en la urbo Klatory (germ. Klattau, apud bavaria limo), eĉ tie estis prezentita la sama kontraŭlaborista postulo; ankoraŭ ĝis la 21. marto la laboristaj klopodis nuligi ĝin pere de «paca» traktado, sed sensukcese. Sekvis ankaŭ striko, kaj post simila transdono de mendoj ekstrikis eĉ la ceteraj uzinoj. Nur kvar firmaoj, ne anoj de l’ Industriista Ligo, ne sekvis la diktaĵon, kaj ili plenumis la postulojn de la laboristoj. Jen citajoj el la koncerna kontrakto:
■■■■■■■■■■■■■■■■■■■■■■■■■
VI. SAT-Kongreso
en Leningrad
5. ĝis 10. aŭgusto 1926
■■■■■■■■■■■■■■■■■■■■■■■■■
- La ĝisnuna kolektiva kontrakto validas eĉ plue, precipe koncerne al la salajropagado por la 1. majo kaj 28. oktobro (naskiĝtago de la ŝtato), kaj la fadenoj disponigado.
- La kvar firmaoj (V. Prouza, Havlíček & Horácek, Pekárek, Hauzim) konsentas, dum la daŭro de la striko nek produkti, nek akcepti mendojn de firmaoj, en kiuj estas striko. Okaze, ke la uzinoj malobeus ĉi punkton, la laboristaro sammomente ĝenerale ekstrikos.
Se per la striko estos atingata ia ajn plibonigo por la dungitoj, tiuj ĉi ĝuos ilin samamplekse kiel la strikintoj, kaj precize laŭ la senco de la poststrikaj traktadoj.
El la supraj tri cititaj punktoj evidentiĝas, ke, se kvar, ankaŭ la ceteraj fabrikposedantoj povus akcepti ilin, kaj ke la dungitaroj estas prava en siaj postuloj.
Nun strikas ĉi-fakaj laboristoj en ĉiuj koncernaj fabrikejoj en Praha, plus ĉirkaŭ 900 en Klatory kaj Nýrsko (germ. Neuern apud Klatory). La Kompartio aranĝas kaj organizas helpon por la plej suferantaj laboristinoj, famili-nutrantinoj, vidvinoj, senedzaj patrinoj, edzinoj de senlaboruloj.
Kvankam ĝojiga estas la fakto pri la unuecfronteco, tamen io estas bedaŭrinda: ke nur sub la premo de la ne plu tolereblaj cirkonstancoj la laboristaro ekkonas la neeviteblan neceson je la unueca fronto kontraŭ la komuna malamiko. Ĉi tie validas la frazo de Carlyle (Karlcjl): «La sperto estas multekosta lernejo, sed la sola, en kiu lernas la nekonceptivuloj». Nur ĉi tie kaŝiĝas la kaŭzo, kial tiom multaj laboruloj ankoraŭ ĉiam estas anoj de diversaj «laŭpretekste naciaj, aŭ patriotaj, ja eĉ faŝistaj organizajoj. Se tia homo lernis ian metion, aŭ havigis al si lertecon en ia speco de laboro, poste dum kelkaj jaroj li restis ĉe la sama fako, fartas almenaŭ tolereble — bone, travivis nenian strikon, nenian periodon de senlaboreco, li zorgas nur imiti la burĝojn, serĉante iliajn ĝuojn, amuzojn, tempopacigilojn, dancadojn, teatrojn — ne por ĉerpi el tio lernon, sed nur por oportune pasigi la tempon, dum liaj k-doj malsatas kaj iliaj edzinoj kalkulas kun ĉiu monereto. Do, sekve:
For la neŭtralismon, kaj for la liberalismon, kaj for la oportunismon!
Erinazzo (6444)
Aldono, post ricevo de novaj datoj: La strikon komencis 1400 laboristoj en Praha. Nun strikas en Praha pli ol 2500 gelaboristoj, Klatory 600, en Nyrsko 300, plue strikas la samfakanoj en la tolaĵfabrikejoj en Vimperk (germ. Winterberg), en Kolinec apud Klatory kaj en Horazdovice. La IRH-fako de la internacia ĉiufaka asocio, MVS pagas la subtenojn al la strikantoj kaj lokaŭtitoj.
Por la libereco de J. Bautista (Shum) kaj P. Mateu
Tiuj du junuloj apenaŭ komencintaj slajn enirojn en la realeca vivo, troviĝas kondamnitaj al senfina enkarcerigado.
Nur pro amo al la homaro kaj por ke ili estis la plej noblaj, puraj kaj justaj idealistoj, kiujn la naturo konceptigas nin. Aliaj homoj, profitante je malnobla, maljusta kaj malpura povo, kondamnis ilin al eterna malliberO, al trapaso de sensuna, malluma, senespera kaj senama vivo . . .
La enkarcerigadon de tiuj du enamitaj de la arto, de tiuj du junuloj, ebriaj de homara amo, nur povas konsenti degenerita kaj senvivp[nelegebla] popolo, kiel la hispanoj.
Tial d[nelegebla] omoj en tiuj korbatas homanaj[nelegebla] entoj, vidante la malkuraĝon kaj deg[nelegebla] la hispanlandanoj por lukt[nelegebla] tero, konigas al la hon[nelegebla], dezirantaj veran pac[nelegebla] kaj a[nelegebla] su[nelegebla] a tero, la monstrajn maljustecojn, kiujn ĉestas devigata toleri malforta kaj nescia popolo.

Eta stampo aŭ kliŝo enpremita en la tekston: «Eldona Fako Kooperativa».
Eta stampo aŭ kliŝo enpremita en la tekston: «Eldona Fako Kooperativa».
«Shum», kiu neniam faris malbonajon, ĉar li ne povas fari malbonajon, kiu enhavas animon de artisto li kaj P. Mateu, kies kulpo estis la varma deziro por savi amikon, fraton de luktoj kaj malĝojoj el la ungoj de la hispana jezuitismo.
Toleri pluan tempon tiujn krimojn ŝajnus, kvazaŭ la homaro estus perdinta ĉian vivan racian homan senton.
Esperante, ke ankoraŭ ni povas trovi eĥon por helpi niajn homajn ĉagrenojn, ni vokas al ĉiuj raciaj homoj de la tutmondo, laboristoj, artistoj aŭ intelektuloj, ĉiuj interesiĝu, uzante la rimedojn la viaj povoj por atingi la liberecon de la du artistaj junuloj, J. Bautista «Shum» kaj P. Mateu.
B. G. de SAT-anoj.
— página 3 —
SENNACIULO — 3
Naskiĝo de klaskonscio sekve de la ekonomia prempuŝo
Ni ĉeestas nun en Francio instruigan spektaklon: tio estas spektaklo de klaso fine ekklaskonsciiĝanta sekve de la ekonomia prempuŝo. Temas pri la klaso, kiun oni kutimas nomi «liberala» kaj kiu entenas la kuracistojn, advokatojn, farmaciistojn, apotekistojn, komizojn, veterinarojn, arkitektojn, inĝenierojn, ktp. ktp.
Ĝis nun tiu kategorio de laboristoj estis konsiderata kiel «burĝa», cetere prave, ĉar la grandega plimulto el tiuj laboristoj elvenis el la burĝaro. Ĝi havis la manierojn, la kutimojn, la dezirojn, unuvorte, la spiritstaton de burĝoj. La filoj de manlaboristoj, kiuj tre malofte sukcesis ekzerci liberalan profesion tuj forlasis sian klason, kiam ili estis ricevintaj la burĝan instruadon, aŭ, por diri pli ĝuste, kiam la burĝaro estis inokulinta al ili sian klasserumon, la burĝkonceptan instruadon, por imunigi ilin kontraŭ la revoluciemon.
Mi propraknocepte konsideras la superajn diplomojn, la abiturientajn ekzamenojn, la licenciatecojn, la agregaciojn kiel tiom da mensvenenigaj diplomoj.
Laŭ mi, kiam homo al kiu oni demandas, ĉu li konas la grekan aŭ la latinan lingvon respondas jese, oni povas preskaŭ certe konjekti, ke tiu homo estas tuj flegota pri la malsano de sia klaso, ĉar li estas mensvenenita per enmemorigado da venenigaj aŭtoroj.
La sola kuracilo kapabla kuraci la homojn el la supra kategorio estas la jena: «Devigi ilin, ke ili perlaboru sian vivon je la ŝvito de sia frunto.» Ĉiu alia rimedo ŝajnas al mi tute absolute netaŭga.
Do, la personoj pli kaj pli multnombraj apartenantaj al liberalaj profesioj konstatis post la mondmilito, ke iliaj ekzistkondiĉoj estis ŝanĝitaj. Tiu ŝanĝiĝo estas okazinta ne sciate de ili, kaj per la ekonomia prempuŝo.
La farmaciistoj, apotekistoj, ĉar la aĉetaŭ luprezoj de magazenoj estas treege altaj, ankaŭ la prezoj por la instalado de laboratorioj, kaj precipe pro la konkurenco fariĝanta pli kaj pli intensa de la grandaj apotekistoj, ne plu povas nun sin instali; tio postulas tro grandan monhavajon.
Kion do faras la farmaciista lernanto, kiam li finis siajn studojn? Li faras kion li povas. Li dungiĝas, alportas siajn konojn al granda anonima apotekejo, je kapitalo de frankoj, kaj kies posedantoj tute nenion scias pri kemia formulo.
En Parizo, estas apotekejo, kiu dissendas kuracilojn en la tutan mondon.
La sama sorto trafis la kuracistojn, pro la jenaj motivoj.
Oni konstruis kelkajn hospitalojn por la malriĉuloj, la manlaboristojn, ktp.; oni instalis multe pli da kuracejoj por riĉuloj, tio estas, kirurgiaj klinikoj por akuŝoj, por la mekanoteraŭpeŭtiko, por la per-radium- per elektra kuracado. Tiuj ĉi klinikoj, kies uzado estas tre multekosta, apartenas al akciuloj aŭ privatuloj, kiuj dungas kuracistojn kiel salajrulojn. Ankaŭ la societoj de reciproka helpo havas siajn kuracistojn, siajn farmaciistojn kaj apotekistojn. La mastroj estas ĉiuj asekuritaj kontraŭ la akcidentoj, kiuj povas trafi iliajn dungitojn, kaj sekve ili havas siajn salajritajn kuracistojn. La fervoj-, poŝt-, navigac-kompanioj havas same la siajn. Tial, nune, la kuracisto, kiu ne estas la salajrito de unu el tiuj kompanioj, kaj kiu ĝis nun large vivis per sia privata klientaro, vidas iom post iom sian ricevkabineton forlasita kaj sin demandas, ĉu li manĝos morgaŭ. Li komprenas (aŭ komprenos), ke la kapitalo ruinigis lin kaj ke frue aŭ malfrue li estos devigata fariĝi salajrulo, alidire sklavo de la kapitalo. Estas notinde, ke la kuracistoj avide klopodas ricevi oficon en hospitalo, kaj ke por atingi tiun rezultaton ili uzas ĉiujn eblajn rimedojn aŭ kombinojn, politikajn protektojn ktp.
Ankaŭ ekzistas konstruadsocietoj, kiuj entenas ĉion, kio rilatas la konstrumetian industrion. Ili havas ankoraŭ en Francio arkitektojn, inĝenierojn, teknikistojn, kiuj estas salajrataj. En Francio, la arkitekturo ne plu ekzistas kiel arto; ĝi estis, kiel aliaj artoj, monigita kaj merkantigita. ¹) Arkitekto estas do ankaŭ salajrulo, alidire nova sklavo de kapitalo.
La grandaj veterinaraj klinikoj ankaŭ estas anonimaj societoj; ilia influradio etendiĝas ĝis la vilaĝoj la plej malproksimaj. Post simpla telefonuzo, la kliniko sendas unu el la salajritaj veterinaroj aŭ sian ambulancveturilon por bestoj, se bezone.
Sur la kamparo, la mekanikaj kulturrimedoj intense disvastiĝas, kaj sekve de tio, la veterinaro estas tie anstataŭigita de la mekanikisto.
Ti-ĉiuj novaj sklavoj sindikatiĝis; ili luktas por sia ĉiutaga vivo; nune, iliaj defendrimedoj estas malfortaj, ilia ago estas ankoraŭ kvazaŭ nula, senefika; ili estas malpli ol reformistoj. Sed, ni pacienciĝu; ili akiras sperton pri la afero. Dum la lukto ja forĝiĝas la fortaj kaj revoluciemaj volontoj. Apenaŭ nur se en la nuna tempo, tiuj novaj sklavoj ekklaskonsciiĝas.
La kreiĝo de sindikatoj de luantoj kaj de luigantoj multe influis la malpliiĝon de bezonoj pri advokatoj. Notinde estas, ke la diversaj leĝoj koncernantaj la krizon de loĝado laborigis kvazaŭ nur la pedelojn. Por tuta sindikato, unu advokato sufiĉas, dum, iam, necesis du advokatoj po unu kverelo inter luanto kaj luiganto.
Plie, la kompanioj, la diversaj societoj havas sian advokaton, sian kuraciston ktp., tiamaniere ke tio ankoraŭ, la celo de aktiveco de advokato konsistas nur esti salajrulo de kompanio.
Jen, kamaradoj kion ni konstatas. Ĝis nun, la komunista partio registris nur malmulte da salajruloj tiaspecaj; sed la socialista partio multe jam entenas da ili.
¹) «Merkanti» signifas ekspluate komerci. La merkantoj multe pliiĝis sekve de la mondmilito.
La prempuŝo ekonomia senkompate daŭrigos sian agadon, ĉiam sekrete de la interesatoj, kaj, eble, post ne longa tempo, la okuloj de tiuj novaj sklavoj malfermiĝos je la lumo de konkreta vero.
Tranĉilo.
«Libereco de Parolado» en Usono
Brockton, Mass. dum pasintaj du semajnoj provizis per ridindaĵo de burĝa kredemo kaj timemo. Antaŭ unu jaro en sama regiono du radikaluloj, Sacco kaj Vanzzetti, estis persekutataj per akuzo de krimmortigo. Nunjare oni ree provis silentigi la fremdlingvanojn.
Antonio Bimba, redaktisto de «Libereco» litovlingva gazeto en Brooklyn, N. Y., estis antaŭ kelkaj semajnoj nekonato por popolamaso. Naskito de Litovio, li malĝoje observadis la nunan regadon litovan. Li kuraĝis kritiki ĝin en paroladoj ĉe litovlingvana kleriga klubo en Brockton, Mass. La litova pastro rapidis al policejo, denuncis — «Jen konspiranto, revoluciema, kontraŭ-eklezia, ateisma, sendube bolŝevisto!» La policestro (romkatolikoj kaj irlandanidoj estas preskaŭ ĉiuj policistoj en urboj orientusonaj) tuj heroís kaj enkarcerigis la timindan «woh» (=» fremdulon»). Pri kio kulpigi? Oni akuzis lin laŭ forgesita leĝo kontraŭ blasfemo de la jaro 1697, kiu punus per longa enkarcerigo tiun, kiu neas ekziston de dio; oni ankaŭ akuzis lin pro instigo al revolucio. La urbestroj en Bostono kaj aliaj urboj malpermesis al Bimba paroladi en iu halo. Nu, efektive Bimba verŝajne nur deklaris sian nekredon pri ekzisto de «Dio» aŭ de «animo».
Komprenebla tiu ree grava afero senvualas seriozan persekutemon kontraŭ ĉiuj fremdnaskitaj liberaluloj aŭ radikaluloj en Usono, parton de usona faŝismo aŭ KKK. Kiu ne povas paroli anglan lingvon, tiun oni persekutadas. Oni ne ankoraŭ kuraĝas haltigi vortojn de bonekonatoj — kiel Prof. Scott Neaning, kiu paroladis la 14. febr. pri «Voĉo de Nova Rusio» al dense pakita aŭdantaro en Ford Halo, Bostono, kaj ankaŭ sur strato en Brockton — sed oni esperas terurigi fremdulojn for de ĉiuj novaj ideoj pri religio aŭ regado. Pri tiu grava bostona kunveno la jurnaloj presis apenaŭ ses liniojn, ŝerceton de Prof. Neaning pri uzona kontraŭalkoholismo. Al Bimba afero — nekaŝebla — la jurnaloj dediĉis grandegajn titolliterojn kaj multajn kolonojn; li estas de nun notindulo en tuta Usono. La juĝisto senkulpigis pri la akuzo de blasfemo sed kondamnas pro instigo revolucia al monpuno de $ 100, kaj oni apelaciis, do la reklamo pri la ideoj de Bimba daŭros. Oni devos batali en la juĝejoj, por ke ekleziemuloj kaj faŝistoj ne sufoku ĉiun kleron en Usono.
N. W. Frost
Kiu intencas veturi al Leningrad, tiu anoncu sin sen prokraste!
— página 4 —
4 — SENNACIULO
Naturamika semajno en Halle
aranĝita de la Turista Asocio «la Naturamikoj» distrikto Turingio, kune kun granda ekspozicio en la popoldomo. La tuto estis enkondukita per parolado kun lumbildoj pri la estiĝo de la universo de Bruno Buergel, kiu estis evoluiĝinta de simpla laboristo ĝis fama astronomo. Per klaraj bildoj kaj paroloj la parolanto kapablis interesigi la aŭskultantojn kaj komprenigi al ili la esencon de la astronomio.
Alimatene la 14. ĉiuj venintoj el la teritorio Halle kunvenis al komuna matensoleno. Dum kiu unue la regiona muzikgrupo aŭdigis muzikaĵojn kaj poste la diversaj grupoj prezentis iliajn kapablojn per grupkantoj, unuopaj kantoj al liuto, recitaĵoj, ritmaj dancoj, arĉinstrumentaj muzikaĵoj, paroladoj ktp. Post la soleno la grupdelegitoj kunsidis por priparoli gravajn kaj seriozajn aferojn, intertempe la aliaj trairis la ekspozicion kunmetitan el la plej diversaj objektoj, kolektitaj dum migradoj kaj ekskursoj aŭ memproduktitaj de la membroj. La unua parto de la ekspozicio donas al la vizitantoj perspektivon pri la naturamika organizajo per statistikajo kaj presajo.
Post tio vidiĝas modeloj kaj bildoj de hejmoj por la produktantaj homoj en kiuj ili senzorge povas pasigi ilian mallongan kaj maloftan libertempon. Ankaŭ laborista arto estis reprezentata per fotaĵoj, desegnaĵoj, pentraĵoj, artpresaĵoj ktp. Aparta grupo prezentas laborajojn de la junulara kaj infanara grupoj, tiuj estas el brodaĵoj, trikaĵoj, plektaĵoj, lignaĵoj ktp., produktita por evoluigi la teknikan talenton de la infanoj kaj gejunuloj. Serio de fotaĵoj kaj bildoj demonstras, kiamaniere oni devas flegi kaj kulturi sian korpon, por ke oni ĉiam restu sanaj kaj batalkapabla kontraŭ la subpremanton. La sekvanta grupo, nomita «sociala migrado» havas la taskon doni al ĉiuj informojn pri la ekonomia stato kaj la vivkondiĉoj de la laboristaro kaj elmontris objektojn de la hejma industrio el la turingia arbaro, impreseme demonstrante la tre mizeran vivon de la laboristoj tieaj. Precipe menciinte estas la parto «prahistorio», montrante per objektoj trovitaj kaj elfositaj kaj per ilustraĵo la evoluadon de la homo, ekde sia divergo de la lemuro tra glaci-, ŝton- kaj metalepokoj ĝis la nuna tempo kun sia alta «kulturo». Nun sekvas ankoraŭ la grupoj zoologio, botaniko, meteorologio, astronomio kaj de «Liberpensuloj» aranĝita grupo, kaj la kremacio. Cetere ne devas esti forgesata la bela kaj plaĉa Esperanto angulo, aranĝita de esperantaj naturamikoj Halle’anaj.
Dum la tuta semajno sekvinta ĉiuvespere okazis paroladoj de eminentuloj pri la plej diversaj temoj. La 20. kaj 21. marto estis okazanta la konferenco de «la naturamikoj» distrikto Turingio. La 21. posttagmeze estis vizitata la zoologia ĝardeno en kiu la direktoro de ĝi mem gvidis la «Naturamikojn» kaj ĉion klarigis al ili. La ĝardeno ja ne estas la plej granda en Germanio, ankoraŭ ne estas tro bestenhava, sed ĝi havas alian econ, oni povas diri, ĝi estas la plej bela zoologia ĝardeno en Germanio, ĉar ĝi estas situata sur monteto kaj roko, sekve ĉiu besto povas esti enloĝigata en la laŭ sia individueco konvenan lokon. De la monteto oni ankaŭ havas bonan perspektivon pri la urbo kaj la bela Saale-valo.
Tiel finiĝis laborplena semajno, doninte al ĉiuj partoprenintoj bonegajn instigilojn por plua laboro en estonta tempo.
Antaŭen! Nova kulturo lumas en la matenruĝiĝoj!
Naturamika sekcio Ammendorf SAT-ano 2002.
Striko en Passaic, Usono
Ekde komenco de febr. strikas la tolaĵ- kaj vestaĵ-fabrikejaj laboristoj en Passaic en Usono. Dum la komenca stadio, unu tagon, la polica direktoro Zober ĵetis du gas-bombojn (kun larmoprodukta gaso) kontraŭ la «piketantojn» ¹). Alifoje, la polico uzis ŝprucmaŝinojn (estingistajn) kaj dispelis la strikantojn per akvo, ruinigante al ili la kadukajn vestaĵojn. Poste sekvis «piketo» (esp-igebla: pikedo), dum kiu en unuaj vicoj iris patrinoj kun infanoj en veturiletoj (kaleŝetoj). Ili estis dispelitaj denove per gaso. Nun, laŭ lastaj atingeblaj raportoj (de 11. marto), la strikantoj estas dispelataj per motorbicikloj, direktataj de policistoj. Post ili sekvis policistoj, krude batantaj la strikantojn, virinojn kaj infanojn per kaŭĉukbastonoj. Fotografistoj, ĵurnalaj raportistoj estis atakitaj kaj iliaj aparatoj erigitaj, kiam ili volis ĉi scenojn fotografi, ili mem batitaj. La foto-kameroj valoris sume 3500 dol. La sekvintan tagon (4. marto) la urbo aspektis kiel ĉe militfronto: super la urbo flugadis aeroplano, tra la stratoj promenveturis tankoj tiel venkis la gazetaj raportistoj la policistaron, por povi senĝene fotografi. La pikedon gvidis virino kun suĉinfanoj-dunaskito en kaleŝeto, ŝin sekvis cent viroj lamaj milit-partoprenantoj, en kaskoj kaj gasmaskoj, por la eventuala okazo, ke ili denove estus atakitaj per bomboj. La strikantoj, en nombro de 10 mil. personoj, trairis la najbaran urbeton Lodi, kie tuj la laboristoj, 600 homoj, en la fabrikejo United Piece Dye Work, pro simpatio ĉesigis la laboron. Ĉi tie la polico kondutas sufiĉe ĝentile; eble nur pro tio, ĉar inter la strikantaj troviĝas du filinoj de la loka polic-kapitano. Ili postulas, la 10 proc. salajro-malpliigo estu rebonigita per 15 proc. plialtigo.
La help-organizajoj (IRH) organizis surstratajn mon-oferkolektojn en la stratoj de New-York. La strikantoj troviĝas en ega mizero, sed malgraŭ ĉia rabemo de kapitalistoj kaj aliaj ekspluatistaj agentoj kaj lakeoj ili esperas, ke la laborularo en la oriento (de Usono) aliĝos al ili kaj helpos venki.
Kelkaj liberaluloj prezentis sin, por peri inter la strikantaro kaj fabrikposedantoj, sed la kapitalistoj volas eĉ ne aŭdi pri ia ajn perado. Ili estas plejparte germanoj, starigintaj siajn uzinojn en Usono nur pro tio, ĉar en Germanio ne estus permesebla tiom grandskala ekspluatado de homoj, kiel en la libera Usono.
Lunde, la 8. marto, la policistoj denove atakis mitingon de 600 pikedintojn, kaj «prilaboris» ilin per kaŭĉukbastonoj. La «Justice of the Peace» (paciga juĝisto) Julias Katz, ordonis aresti policdirektoron Zober kaj du aliajn policanojn, pro perfortagoj. Sed dum kelkaj tagoj, li trovis neniun, kiu estus volinta aresti ilin. Zober anoncis sin kiel malsana.
En New-York samtempe strikas la peltistoj. Ankaŭ ili estis brutale atakitaj de la polico. La organizinto de la striko, Gold, deklaris, ke la polico nov-jorka envias pro la «sukcesoj» de siaj Passaik-aj k-doj, kaj volas ilin ankoraŭ superi.
Kaj tio okazas en la «plej libera» ŝtato Usono, kies himno komencas per vortoj: «My country, ‘tis of thee, sweet land of Liberty, of thee I sing» (Pri vi nun mia kant’, dolĉ-libereca land’, nun sonas ĝi)!
Sed «unu valoras kiel dek», se estas solidareco kaj unuecfronto. Masfortaj virinoj, knabinoj, knaboj, viroj kontraŭstaras kaj rezistas monpunojn, krimulejojn, kaŭĉukbastonojn, gasbombojn, kavaleriajn kaj motorciklajn atakojn, ŝpructubojn kun glacie malvarma akvo — en febr. kaj marto! — La lakeoj de kapitalistoj klopodas kaj penas per perfortagoj provoki la laborularon al armita ribelo, por poste povi ĝin decimi (dek-onigi, seriope mortigi) kiel «bolŝevikojn, danĝeraj por la patrio».
Ni prenu ekzemplon!
Kaj dumtempe, la oficistoj de la Usona Labor-Federacio asertas, ke ekzistas nenia klasbatalo. Motorveturiloj, kaŭĉukbastonoj (kaj apud ili ankoraŭ silentantaj, sed atentantaj revolveroj), gasbomboj flanke de l’ polico, ŝtalkaskoj, gasmaskoj flanke de l’ strikantaro — jen la militkampaj tranĉeoj, envenintaj la stratojn.
Ni ne forgesu, ke sur ĉiu batalkampo devas esti ankaŭ ia Ruĝa Kruco — ĉi-okaze la IRH!
La nov-jorka «Obrana», ĉeĥe (boheme) redaktata organo de la IWW (Int. Lab. de l’ Mondo), notas al ĉi tiuj okazintaĵoj:
«Kial la pikedantoj uzas gasmaskojn? Verŝajne pro tio, ĉar la kapitalismo estas putranta kadavraĉo, kiun necesas forigi, ke ĝi ne venenu ĉiun, kiu interrilatiĝas kun ĝi.
La bomboj, kaŭzantaj larmadon, estas armilo tiom aĝa kiel la kapitalismo, kiu jam milionojn da patroj kaj patrinoj devigis al larmoj per bomboj, kies nomoj: malsato kaj mizero.
Ni prenu ekzemplon!
Laŭ usona «Obrana» (Defendo) 6444
¹) Angla esprimo, internaciiĝinta en Usono, signifas demonstracion, procesion de strikantoj.
— página 5 —
SENNACIULO — 5
La spirito de Locarno
Lloyd George diris antaŭ nelonge, dum unu publika kunveno: «Se la homaro scius, kiaj terurajoj preparigas por ĝi post la ĉesigo de l’ imperialisma milito, dank’ al la inventoj en la milita kemio, ĝi komencus freneziĝi pro teruro.» La «plej pacifista» ŝtato Usono, kies prezidanto en ĉiu mesaĝo (misio) dum komenco de l’ parlamento ludas la rolon de l’ «anĝelo de paco», kreskigis je neniam aŭditaj dimensioj la preparadojn por la estonta perkemia ekstermado de homaro. De tempo al tempo malfermetiĝas la pordo de tiu ĉi «diabla kuirejo» kaj tiam konatiĝas, kia sorto atendas la homaron dum la venonta milito. Samtempe kun la laboroj de l’ arsenaloj (armilarejo) de Wedgewood (ueĝund) «progresas» la aviado. Ĝis antaŭ nelonge ni ĝojis pro la «paca ĉielarko» de la «spirito de Locarno», unua paŝo en la novan epokon de l’ tutmonda paco. Nun, pro alterno, aŭdas la londona parlamento, kaj kun ĝi la tuta mondo, ke Usono lokis kvin-inĉajn (kvincol-kalibrajn) kontraŭaeroplanajn kanonojn sur siajn militŝipojn. La Britoj posedas nur kvar-inĉajn, kaj tial ili nun estas devigataj klopodi por superi Usonon per ankoraŭ pli bona armilo. La provoj por redukti la armadon restis kaj restas ekskluzive nur sur papero. Baldaŭ ni ekvidos, ke la «spirito de Locarno» ne havis aspekton de la «paca kolombeto», sed de batalkampa frugilego.
Laŭ la nov-jorka «Obrana» («Defendo») komp. kaj trad. Erinazzo.
Ĉu burĝiĝado?
Moto: Ne koleru pro-l’ spegulo, se vi estas kurb-nazulo.
La konsilantaro de la urbo Plzen (Pilsen, Bohemio en Ĉekoslovakio) traktis, dum komenco de februaro, pri la ĉi-jara buĝeto. Jen kelkaj interesaĵoj el tio:
Por «teni en ordo» la preĝejojn, estas disponigata la sumo de kĉ. 58 000; alpago por la ŝtata polico 53 581 kĉ; honorarioj al la urbestro kaj du vic-urbestroj 96 000 kĉ; por aranĝado de festenoj (!) 52 400 kĉ; por pentrigi portreton de l’ urbestro (por paradi kun ĝi dum la festenoj — certe neeviteble necesa objekto por la urbo!) bagatelo en sumo de 30 000 kĉ. («nur»); por monumento al la aktoro-pioniro de ĉeka teatrarto (kiu mortis sur pajlo en la enirejo de unu pilsen’a gastejo, kaj nun li ricevos monumenton) 14 500; monumento pri la «Liberiĝo de la Nacio» 200 000 (antaŭ kelkaj monatoj mortis du invalidoj, sinoferintaj pro ĉi-liberiĝo, unu pendigis sin, la alia venenigis sin per gaso; ambaŭ postlasis orfojn): «memortabulo» al la komunumaj dungitoj (oficistoj kaj laboristoj, falintaj dum la milito, 25 000). Kaj jen la «dorsa flanko»: La urbo posedas grandegan palacon (tamen ne nur tiun ĉi unu), kun fiera surskribo: «Dum sociální péče» (domo de l’ sociala prizorgo). En ĝi troviĝas kelkaj oficejoj de l’ infan-konsilada kuracisto, entute kvar aŭ kvin ejoj. Plue, estas en ĝi enloĝigataj kelkdekoj da gemaljunuloj ne plu laborkapablaj. La palaco konsistas el kvar partoj: kvar-, tri-, du- kaj tri-etaĝaj ope. En ĉiuj ceteraj ejoj estas privataj loĝejoj, forluataj de l’ urbo al tiuj, kiuj povas pagi 2800 ĝis 5000 kĉ. jare. Kaj vivoteni la flegatojn de tiu ĉi instituto, estas la devo de l’ urbo. En la sama buĝeto estas pro tio disponata tia sumo, ke por unu persono kaj unu tago restas ĝuste kvar kronoj ĉ.-s., por kiuj ĉi homoj havigu al si ĉion necesan por vivi, escepte la loĝadon. Kvar kĉ. estas la kvarobla valoro de enlanda leter-afranko; por 4 kĉ. oni povas aĉeti 1 kg da faruno kaj du skatoletojn da alumetoj, aŭ kg-karvonon (¼ kg) da bova viando, aŭ ½ kg da ĉevalviando, aŭ 1 paron da mizeraj (viraj) ŝtrumpoj. Certe la portreto de l’ urbestro estas treege pli necesa kaj zorginda objekto, ol tiuj urb-rajtuloj, kiuj ne plu kapablas labori!
Tiuj ĉi maljunuloj loĝas kolektive, kazernmaniere en ĉambroj. En Plzen, feliĉhazarde, ne troviĝas ankoraŭ vagon-kolonioj; sed multaj familioj loĝas en lignobarakoj, tegmentitaj per gudrita kartono, en la kolonio Bory-baráky, kie staras 22 tiaj barakoj kun po 8 familioj en ĉiu, kaj 4 barakoj «fervojistaj» en la antaŭurbo Lobzy. En iama alumetfabrikejo, apud la nova ponto (baptita fiere «ponto de Wilson», kiel ĝi pli frue sam-fiere nomiĝis «ponto de l’ imperiestro kaj reĝo Franz Josef I.»), loĝas ja eĉ tri familioj kune en unu halo. Kreta linio sur planko signas la limojn de l’ loĝejoj. Kaj trans la rivero, apud la alia flanko de l’ ponto, staras nova domego, kvinetaĝa, kies duonon da unua etaĝo ampleksas la loĝejo de l’ urbestro, kaj alian duonon tiu de l’ unua vic-urbestro. Ho, jen burĝo! vi diros. Sed mi diros al vi ankoraŭ ion pri tiu ĉi «sinjoro urbestro» (li postulas ĉi tian titoladon), kiu komencis sian karieron kiel razista lernanto. Li estas ankaŭ samtempe membro de l’ «administra konsilantaro» de la grandegaj ferindustriaj uzinoj Škoda (kun 14 000 laboristoj). Mi ne kapablas ekkoncepti, kian konsilon povus eble donadi al la ferindustriuloj iama razisto, tiom valoran, ke li estas por ĝi honorariata per 100 000 kĉ. jare. Kaj nun mi diros al vi, ke tiu ĉi «burĝa» urbestro estas gvidanto de laborista partio. Bedaŭrinde! Antaŭ kelkaj semajno petis subtenon de l’ urbo laboristo Heinz, 68 jaraĝa, dum 24 jaroj aktiva (kaj tre aktiva!) en la laborista (soc.-dem.) movado. La urbestro persone rifuzis lian peton kun vortoj: «Ĉu tio koncernas la komunumon, se iu senfortiĝis en privatkapitalista entrepreno?
Nur tiam, kiam ni eljetados, unu post la alia, netaŭgajn «gvidantojn» kaj liberigos nin de ili, ĝis tiam — estus konsilinde, ke ni obeu la proponon de k-do 1533 (Senn. 73), kaj lasu la kampon libera por tiuj, kiuj laboros pli sincere.
Kompilis: Erinazzo
Cirkulero de C. K. de Rusia Jun-Komunista Unio pri Esperanto
- marto n. j. Centra Komitato de RLKSM dissendis sub n-o 459/3 cirkuleron al siaj Guberniaj Komitatoj pri la maniero organizi Esperanto-rondetojn en la kluboj de junularo.
La cirkulero proponas, ke rondetoj de Esperanto ne estu trudataj de supre, sed estu organizataj tie kaj tiam, kiam inter jun-komunistaro estas profunda intereso al lingvo kaj kiam estas sperta esperantisto por gvidi la rondeton.
La plej interesa loko el la cirkulero estas jena:
«Organizitaj rondetoj devas kunligi sian lernadon de la lingvo kun praktika laboro en la formo de korespondado kun alilandaj laboristoj. Materialo de la korespondado devas esti utiligata por la celoj de internacia propagando».
Al la cirkulero estas aldonita detala programo por rondetoj de Esperanto montranta la manieron lerni kaj praktiki Esperanton. La programo rekomendas aliĝon de rondetanoj al SEU kaj SAT kaj abonon al «Sennaciulo» kaj «Sennacieca Revuo».
Ĉiulandaj komunistaj k-doj atentu bone tiun fakton kaj klopodon, ke ankaŭ en ilia lando jun-komunistaj organizajoj imitu la ekzemplon de RLKSM. G. Dem.
Akceptsaluto
En Vieno ni ekkonis pli grandiozan, pli pompan, sed ne pli por laborista movado historisignifan akcepton, ol kiu okazis hieraŭ, flanke de l’ revolucia proletaro al sia komisiita delegacio, kiu revenis post naŭsemajna studadvojaĝo en Rusio.
La tuta burĝa jurnalaro, samkiel ankaŭ la gazetaro kaj suplementfolioj estis unueca: pri Sovet-Rusio kontraŭ ĝi; la plej entuziasma revoluciulo plurfoje devis perdi la energion.
Povo: Kapitalo! Mensog-jurnaloj abundaj!!!
Nun, nun ekkomencos nova epoko, epoko en kiu la mensogo troviĝos antaŭ la vizaĝo de la vereco, kaj: la araneaĵo, tiel trompdelikatege konstruita, estos per nemultaj ventoblovoj disŝirita, forportita eĉ eble por ĉiam nuligita.
Ja, ne nur ili (delegitaroj) al siaj laboroj, en la laborejoj, inter ni, revenos, ili arangos oficialajn fabrik- kaj amaskunvenojn al kiuj ni alkuros, estante certaj aŭdi pri ĉio, precipe pri metodo, kiu ilin triumfigis kaj pri eraroj, kiujn ili kare pagis. Ni kredos al ili (D.), ĉar per ilia buŝo ne parolos socialdemokrato, komunisto aŭ anarkisto, sed superpartiulo, kiu de tendencfanatikeco jam liberiĝis, ni helpos al ili, ni batalos kun ili — ĉu la 14, 5 mil hieraŭ kolektiĝinta anaro ne pruvis — ŝultro ĉe ŝultro, ĝis la laborista klaso la sociklasojn t. e. ĝis socialismo.
La hieraŭa demonstracio havis ĉiujn ecojn en nunaj cirkonstancoj akcelindaj.
Poro.
— página 6 —
6 — SENNACIULO
Pri artikoloj de k-do Fröding
Artikoloj de k-do Fr., kiuj kaŭzis tiel viglan kaj interesan diskutadon, estas tre bonvenindaj. Ili havas ne sole teoriajn, sed ankoraŭ pli praktikan signifon. Ni suferas ne nur pro rekta ekonomia subpremado kapitalista, sed ankaŭ pro akcepto de burĝaj kutimoj, unuavice de alkoholo, tabako kaj aliaj narkotaĵoj. Ne lastan lokon en tiu-ĉi fi-kutimaro okupas ankaŭ la ĝisnuna nutrado. Ideale, eĉ por plimulto da cetere konsciaj k-doj, estas la laŭpove abunda manĝotablo. Kaj abunda ne je por sano bezonataj produktaĵoj, sed kontraŭe, je viando, blanka pano kaj bongustaĵoj, bonvenaj nur al dikventruloj, kiuj mem ne laboras. Plej malkaraj kaj ne malpli valoraj vegetaĵoj kaj grenaĵoj estas malatentataj, eĉ malŝatataj, laŭ onidiro — la plej multekosta estas la plej bona. Kaj en rezulto ni perdas tiom por estonto necesan korpo- kaj menso-sanon.
Estinte en Rusio, dum la plej akra malsato, mi vidis jenon: por ekonomii la grenon sov. registaro intencis baki la panon el ne-muelita sekalo, kio kaŭzis plendojn — registaro, ja, intencas difekti niajn stomakojn ktp. Sed, reveninte en Rusio en mian burĝan landon, mi trovas la saman panon — el ne muelita greno sub la fama nomo «pano normala», nur je prezo ne tute «normala» — preskaŭ triobla de blanka pano, ĝi ja estas bongustaĵo! Mi povas citi pluajn ekzemplojn, sed ne riskas malbonuzi la spacon de «Sennaciulo». Mi nur diros iom pri miaj, ankoraŭ malgrandaj spertoj — mi forlasis viandon antaŭ duonjaro, anstataŭ ĝi mi manĝas la malkarajn enlandajn fruktojn. Malgraŭ mia ioma dubo, mi sentas min pli laborkapabla, ol antaŭe. Ankaŭ mia pezo pliiĝis je 3 kg.
Estus tre dezirinde aŭdi plu pri spertoj de k-do Fr. kaj aliaj. Ce.-
Pri la enmigrado Sovet-Union!
Multaj sovetlandaj kamaradoj ricevadas lastatempe leterojn de eksterlandaj SAT-anoj kaj laboristoj-esperantistoj kun peto helpi ilian enveturon en Sovetion.
Multon kuriozan enhavas tiuj leteroj. Personoj tute ne konataj, citante sian SAT-matrikulon postulas, ke oni rekomendu ilin ĉe certaj institucioj por la necesa pasprovizo. Kelkaj eĉ konjektas tute ebla, ke la ŝtato aŭ eĉ SEU sendu la monsumon necesan, por la vojaĝo. Venas kelkfoje fantaziaj projektoj kaj proponoj celantaj la ŝtatajn interesojn kaj la aŭtoroj de tiuj projektoj konsideras tute natura, ke la esperantistoj-SEU-anoj defendu tiujn projektojn antaŭ la ŝtataj aŭtoritatoj.
Do necesas doni kelkajn klarigojn al la eksterlandaj kamaradoj pri la pozicio de SEU ĉe la soveta registaro kaj pri la sole eblaj vojoj de intertrakto kun la sovetŝtataj aŭtoritatoj. La Sovetio estas ŝtata organismo, same kiel ĉiu ŝtato aŭ lando. La diferenco konsistas en tio, ke la potenco ŝtata troviĝas en la manoj de revolucianoj kaj ke tiu ŝtata organismo celas helpi kaj subteni la klason laboristan kaj laborulan. Kiel en ĉiu ŝtato ni havas oficejojn kaj oficistojn, zorgantaj pri la ŝtataj aferoj.
SEU estas publika societo de esperantistoj, klopodantaj bonuzi Esperanton por celoj praktikaj kaj klasbatalaj. Kun la ŝtata aparataro SEU havas nenion komunan.
Ĉiu intertraktado (oficiala) kun eksterlandaj civitanoj en nia lando okazas nur per helpo de la diplomatiaj agentoj sovetiaj kaj la Popola Komisariato por eksteraj aferoj. La petoj pri enveturo devas esti prezentataj ĉe tiuj diplomatiaj agentoj, ambasadoroj kaj konsuloj en eksterlando. La celo de enveturo devas esti klarigata. Kelkfoje oni postulas referencojn de tiuj dezirantoj enveturi aŭ enmigri Sovetion. Tiam oni povas citi la personojn kaj kamaradojn same eksterlandajn kiel sovetlajn, kondiĉe ke tiuj personoj efektive povu referenci pri la persono celanta enveturpermeson.
Same pri la proponoj kaj projektoj diversaj. Ankaŭ ili estu farataj senpere al la ambasadoroj kaj agentoj diplomatiaj. Ankaŭ tiuokaze SEU kaj SEU-anoj povas nur atesti pri tio kion ili bone scias kaj kio estas sendisputa.
La elmigrantoj el landoj kapitalistaj, persekutataj de blanka teroro kutime elmigras ne individue sed interkonsente kun siaj revoluciaj organizaĵoj. Do pri ili — nune temas.
Se la eksterlandaj kamaradoj agus konforme al tia letero, — ili evitus por si multajn ĉagrenojn kaj por ni SEU-anoj kelkajn ĝenojn senutilajn.
Oni ne skribadu poste leterojn, enhavantajn ofendojn al la ŝtata sistemo, pro tio ke la ŝtato ne povas kaj ne volas sen certaj rekomendoj lasi iun tra siaj limoj.
Nature tiuj komplikaj metodoj devos esti ŝanĝitaj por la okazonta VI. Kongreso de SAT en Leningrad. Al ĉiuj kamaradoj, partoprenontaj la kongreson, ricevo de la enveturpermeso estas ĉiel faciligata.
Supozeble pri ĉio zorgos la centroj de SAT en Paris kaj en Leipzig. Ĉiuokaze tiuj problemoj estos solvataj proksimatempe.
Moskvo, 18. III. 1926. E. Drezen.

Okaze de nia proletaria festotago LA UNUA DE MAJO ni sendas ruĝfratajn salutojn al niaj gekamaradoj en tutmondo. — Uzante la okazon, ni kore invitas Vin al la VI. SAT-Kongreso en Leningrad, al urbo de l' revolucio. Venu multnombre kaj propraokule rigardu la sukcesojn de nia ruĝa oktobro CENTRA KLUBO DE OKTOBRA FERVOJO, JE NOMO DE ZINOVJEV LENINGRAD
Okaze de nia proletaria festotago LA UNUA DE MAJO ni sendas ruĝfratajn salutojn al niaj gekamaradoj en tutmondo. — Uzante la okazon, ni kore invitas Vin al la VI. SAT-Kongreso en Leningrad, al urbo de l’ revolucio. Venu multnombre kaj propraokule rigardu la sukcesojn de nia ruĝa oktobro CENTRA KLUBO DE OKTOBRA FERVOJO, JE NOMO DE ZINOVJEV LENINGRAD
SAT-Blinduloj!!
Nia alvoko en n-o 20 de «Senn.» ne restis seneĥa. Ni jam kolektis sufiĉe da elementoj por fondi embrion de blindul-fako. Kaj nedubeble la letero ĉi-sube presita de k-do Frank kontribuos al plua varbado.
Karaj kamaradoj!
Kun granda ĝojo mi legis la alvokon pri SAT-blindulfako, ideo, pri kiu mi mem jam pensis delonge. SAT-anoj-blinduloj ja neniam povas esti kontentigitaj per la blindul-esperantista movado ĝisnuna, kiu sian taskon vidas nur en tio, almozpeti por la blinduloj, anstataŭ postuli por ili samrajtan allason al la laboro. La «Societo Amikaro de Leningradaj Esperantistoj-Blinduloj» sola en Sovetio registrita Societo blindul-esperantista, forlasis tiun vojon de almozpetado kaj gvidata de 3 SAT-anoj iris la novan vojon per propona laboro starigi la aferon: ni fondis antaŭ unu jaro porprovincan bibliotekon de novaj eksterlandaj jurnaloj esperantistaj, kiu por certa pago estis sendita en aliajn urbojn per legado. Tiu biblioteko donis al ni la rimedojn, eldoni brajlan esp-lernolibron por rusoj, post kies disvendo ni nun jam eldonas alian — pli taŭgan por laboristoj neinteligentaj — lernolibron, kiu aperos (presita ĉe Thilander-Stockholm) post 2 semajnoj. Ankaŭ ruse-esperanta vortaro estas presata kaj baldaŭ (post 1 monato) aperos. Ni likvidas nun la porprovincan bibliotekon por vidantoj kaj fondis brajlan bibliotekon je la samaj principoj: ĝi estas por malgranda pago sendata en aliajn urbojn. En unua vico ni certe transskribis SAT-libretojn, artikolojn el Sennaciulo kaj «Senn. Rev.». Al nia lernolibro kaj vortaro estas aldonata varbilo por SAT. Tiel Leningrada Societo «Amikaro» (ankaŭ tiun nomon, hereditan de antaŭaj tempoj ni intencas ŝanĝi) fariĝis centro de esperantista movado inter blinduloj en Sovetio. Ni havas jam malgrandan adresaron de esp.-blinduloj.
En Leningrad funkcias nunmomente du rondetoj lernaj: 18 infanoj en Blindulinstituto (instruas k-do Bessmertnij, SAT 3054), kaj en Blindula Muzika Teknikumo (8 studantoj, instruas k-do Peŝkov). Ĉi lasta Teknikumo uzas la servojn de «Amikaro» en akirado de brajlaj muziknotoj el eksterlando. Amikaro donis ankaŭ jam kelkajn artikolojn pri esp. en ofic. jurnalon de Sovetlanda Societo de Blinduloj — «Jizn Slepin» (Vivo de Blinduloj).
Ankoraŭ du Esp-blinduloj-SAT-anoj: K-dino Vitkovskaja (4195) kaj k-dino Jakovleva (5677). Pluaj sekvos, precipe se ili aŭdos pri fondo de SAT-blindulfako.
Ni volonte aŭdus pri via projekto (blindulsekcio) pli detale.
Korespondaĵojn por Leningradaj Esp-blinduloj bonvolu adresi laŭ mia privata adreso. Sekretario de societo «Amikaro»: Hermann Frank, dentoteknikisto, Leningrado, 3a Rojdestvenskaja 21, kv. 25.
Tri aliaj SAT-blinduloj skribis al ni, t. e.: k-doj Kaulin Karlo, Ajevski Bronislavo, Kruze Osvaldo, kun komuna adreso jena: Riga, Latvio, Ŝarlotes iela N 17, dz. 1, ĉe K. Kaulin,
— página 7 —
SENNACIULO — 7
SCIENCA KRONIKO
Novaj naftejoj en regiono de meza Volgo
Inĝeniero Smirnov geologie esploris regionon ĉe urbo Uljanovsk (malnova nomo estas Simbirsk), kiu troviĝas en mezlongo de rivereĝo Volgo. Tie ĉi kaj en kelkaj aliaj lokoj de tatara respubliko li trovis novajn naftejojn. Li supozas, ke la naftejoj estas natura daŭrigo de subtera naftkanalo el Baku sub Kaspia Maro tra Embá kaj poste laŭ longo de Volgo Emba lokiĝas en norda bordo de Kaspia Maro proksime de delto de Volgo. N. Oŝĉerin.
Loĝantaro en centro de Azio kreskas
En Irkutska gubernio, kiu lokiĝas ĉirkaŭ lago Bajkal kaj havas 670 000 loĝantojn, laŭ oficiala registro dum pasinta jaro estis 23 522 naskiĝoj kaj 13 279 mortoj. Do, la plusa pligrandiĝo de l’ loĝantaro egalas 10 000 homojn aŭ 1,5 % de tuta loĝantaro.
Naskiĝoj kaj mortoj altiĝas dum vintraj monatoj. En Mongolio post ekonomiaj reformoj, kiujn okazigis mongola revolucio, loĝantaro same komencas multiĝi. Ĉiu milo da loĝantoj nun donas 17 plusajn homojn dum unu jaro. La statistikon donis prezidanto de ekonomia ĉefoficejo de Mongolio k-do Amagaev, kiu faris koncernan raporton en irkutska universitato 14. marto. Ĉiuj esploristoj de Mongolio certigas, ke loĝantaro de Mongolio ĝis revolucio dum kelkaj jarcentoj restis senŝanĝa, ne povis multiĝi pro plua manko da paŝtejoj, pro senprogreso de mongola ekonomio. Ne pro manko da vivkapablo en mongola raso.
Oni esploras lingvon de voguloj
Profesoro de Permja universitato Emeljanov estas komisiita de Sovetia Akademio de Sciencoj esplori lingvon de Voguloj kaj verki vortaron vogulan kaj alfabeton. Voguloj estas malgranda popoleto finna (ĉirkaŭ 7500 homoj), kiuj migras kun siaj cervoj inter Norda Ural kaj delto de rivero Obj ĉe bordoj de Karsa Maro kaj ĉasas. Sciencistoj supozis, ke voguloj estas parencoj de hungaroj. Maksim Krjukov.
Kontraŭnaturaĵoj de Sibirio
El lago Bajkal fluas granda rivero Angará al pli granda Enisejo. Angara estas ŝipirebla, longa ĉirkaŭ 2200 kilometrojn, kaj larĝa ĉe urbo Irkutsk preskaŭ unu kilometron. Ĝia ŝipireja profundo 5 ĝis 15 metrojn. Do la rivero estas ne malpli granda, ol mezeŭropaj Rejno aŭ Danubo kaj tial devas simili al ili. Tamen ĝi tre distingiĝas de siaj eŭropaj samuloj. Spite al ĉiuj naturaj leĝoj la rivero glaciiĝas el fundo. En januaro sur ĝia fundo aperas tavoloj da glacio, kiuj iom post iom elflosas supren kune kun englaciigitaj fundaj ŝtonoj kaj kovras tutan riveron. La procedo daŭras ĝis fino de januaro.
Maksim Krjukov.
Ateista jako!
Preskaŭ sen-eĥa restis la alvoko, presita pasint-somere en «S.», pri peresperanta ateista laboro.
Tamen ni bone scias, ke preskaŭ ĉiujn SAT-anojn interesas ateismo.
Do kiu deziras aktive partopreni la laboron?
Kiu deziras partopreni la «Ateistan Fakon»? Anoncu pri via deziro. Jam alsendu artikolojn pri ateista movado kaj ateistaj novajoj en via lando. Speciale en Sovetio tiaj informaĵoj estos grandĝoje akceptataj. Fotoj samtempaj — tre dezirindaj.
Eklaboru, k-doj! Antaŭ ni estas senlima kampo da nefarita laboro!
Ĉu vi ne deziras, ke esp-o fariĝu unu el la plej bonaj helpiloj de l’ ateismo?
Ĉu vi ne deziras, ke al la Prolet. Internacio Liberpensula venu nova ano: la esp-ista «sendiularo»?
La Iniciatinto: V. Kolĉinski, Kremenĉug (1447)
Ĝi okazas printempe…
(Printempaj alegorioj)
Printempe, kiam naturo frakasas glaciajn katenojn, kiam hele brilas suno, kiam eĉ facila blovo de venteto efikas al homanimo kiel spronoj je rajdĉevalo, kiam koro akordiĝas al la koro kaj parfumoj de la burĝonoj kaj floroj venenas kapon per sia dolĉeco, la homoj lasas de siaj ĉiutagaj, tedaj aferoj kaj celante ripozon kaj animan pacon, donacas al la ĉarma bezono devigan doton. Nome: —
Printempe la kaduka butikisto finas sian viglan komercadon de la mirindaj fokusiloj, trompiloj kaj kaptiloj, de la honesteco kaj la konscienco. Li ŝlosas la butikon super kies pordo estas alkroĉigita malpura elpendaĵo «La ligo de l’ nacioj». Li dislasas sian servantaron ĝis la nova sezono, ĝis la aŭtuno kaj per la maljunulaj sulkigitaj lipoj li donas lastajn ordonojn kaj faras predikojn de la bona sintenado ¹) …
Printempe renkonte al leviĝanta suno, al la malproksimaj bordoj de la mistera Ĥinio ekspediĝas karavano de la gajaj vivplenaj sinjoroj. Ili sopiras amuzaĵojn kaj oni kredas trovi deziratan tie, en la lando de mallarĝokulaj longharuloj, en la lando de klasika kulio. Ili alportos kulturon al flavkoloruloj kaj ili fumos komunon en la lando de la narkotoj. Kaj brue ili flirtigas diverskolorajn standardojn super la kirasitaj ŝipgigantoj ²) …
Printempe aferemuloj facilanime elspezas la monon, kiun ili sukcese penadis gajni dum la laborplena vintro. Kaj la kapabluloj preparis multe da biletoj promesantaj vere gajan libertempon en la amika societo de la hungara supro ³) …
Printempe oni festas printempon ne nur sur la Eŭrazia kontinento, trapenetremaj aventuramantoj forveturas en la landon de l’ faraonoj — al la fama «sankta rivero — Jordano». Kaj spite mallaŭdinda kutimo de fieruloj, ili festenas kune kun malklerajn sunbrunigitoj, ritoj, amuzantaj ilin per la «solena» pafado, plenmane dissemante veran eŭropan civilizacion ⁴) …
Printempe oni refreŝigas fortojn elspezitajn de laborpenoj. Oni dorlotas karnon, oni spiras balzamon de la florparfumoj, do iu bonkorulo afable «senokupigis» 6000 de la anglaj tekstistoj, por ke ili povu senmanke ĝui ripozon, ĉar printempe eĉ laŭ regna signifo homojn oni dotas ripozon ⁵) …
Printempe la zorgema «amerika onkleto» grumblante observas eŭropajn herbejojn, kie kvazaŭ romanaj paŝtistoj facilanime petolas liaj junaj nevoj, forgesinte eĉ penson pri la ebla vergado ⁶) …
Printempe, la piaj kristanoj senĉese fastas kaj pentofaras. Konsiderante proksiman «grandan dimanĉon». Diligente ili faras preĝojn kaj mesojn pro la forveturintaj batalantoj de la kulturo kaj kruco, kiuj «sinofereme» plantas grundon de la «malklereco» kaj idolkulto ĥinia kaj egipta, kaj ili petas «ĉiupovan dion» pli de lia alta favoro al la sankta agado de lia brutaro! …
Printempe, vekiĝas la koroj de la «sanktanimaj homoj» por la filantropio kaj la bonfarado akirante «supran permeson» de la posta «paradiza ekzistado», sed bedaŭrinde ne ĉiuj posedas la bonajn korojn, ekzistas ja «sendiuloj» kiuj malgajigas koloron de la «tuthomara beno», kiuj per sia amasa «perforto» penadas «forŝteli honeste akiritan posedaĵon» de la bonkoruloj, kiuj voĉdonas kontraŭ pensimono merita, tiel necesa por la «libertempo» ⁷).
Ekzistas ja homoj, kiuj kunigas vicojn de la «herezuloj», por la festono de tiel nomita proleta tago de la printempo, tago de la tutmonda demonstrado por laborista solidareco!
«Ho, ve al vi ‘piuloj’!» …
Ĝi okazas printempe… Dm. Albanov
¹) Dislaso la Ligo de l’ Nacioj. ²) Imperialista blokado en Kanton (Ĥinio). ³) Proceso kontraŭ hungaraj falsigistoj de francaj bankbiletoj. ⁴) Okupacio de la francaj trupoj en Egiptio. ⁵) Eksigo de 6000 tekstistoj en Anglio. Eliro de Brian (Franc.) kaj Ŝvegla (Ĉh. R.) el la kabinetoj de l’ ministroj. ⁶) Usono projektas rimedojn por ricevo militaj ŝuldojn. ⁷) Voĉdonado en Germanio kontraŭ pensimono por princoj.
— página 8 —
8 — SENNACIULO
≡ KRONIKO ≡
Sovet-Unio
Leningrad. Vigle esperanto disvastiĝis dum nuna sezono inter fervojistoj. En fino de nov. en Centra Klubo de Oktobra Fervojo (Leningrad-Moskvo) estis aranĝita propagandvespero: raporto pri esperanto, ekspozicio kaj malgranda teatraĵo ilustranta la praktikan signifon de la internacia lingvo por tutmonda proletaro (sceno en kabineto de l’ aŭstria ministro de eksterlandaj aferoj, kiu en ĉeesto de grandindustriulo kaj generalo ricevas la sciigon pri la policprezidejo, ke malgraŭ pasportrifuzo la moskvaj SAT-anoj penetris en Wienon al la V. SAT-kongreso — per Radio. Aŭdiĝas la salutparolado de moskvaj kamaradoj al la kongreso, en Esp-o. Evidentiĝas, ke Esp-o en unueco kun moderna tekniko mokridas ĉiujn limojn, starigitajn de la burĝaro, ke nun jam nenio povas malhelpi la unuiĝon de l’ tutmonda proletaro. Tio nemalmulte maltrankviligas la fabrikposedanton kaj la generalon, kiuj profunde malamas tiun bolŝevikan lingvon. Precipe ĉi-tiu teatraĵo malgrandis tre interesigis la aŭskultantojn pri Esp-o. Sekve estis malfermita kurso, gvidata de k-do Frank. Jam de komenco la rondeto utiligis esp-on por la klubo, interligante aliajn klubrondetojn kun eksterlando. En kluba murgazeto konstante aperis artikoloj pri Esp-o, leteroj de eksterlandaj fervojistoj. Kiam alvenis pli kaj pli multe da leteroj el eksterlando, la rondeto eldonis propran grandformatan, bele ilustritan murgazeton «La Fervojisto«. Dum klubaj kunvenoj, ekz. je internacia tago de l’ laboristino, la rondeto elpaŝis per prelegado de la ricevitaj leteroj. La rondeto havas propran malgrandan bibliotekon. Antaŭ nelonge nin vizitis bulgara politika elmigrinto, kun kiu la rondetanoj jam iom interbabilis. Baldaŭ ni aranĝos lumbildvesperon «La Fervojoj en eksterlando» per materialo (fervojkonstruajoj, lokomotivtipoj ktp.) kolektita el multaj landoj per Esp-o. Preskaŭ ĉiuj kursanoj jam fariĝis membroj de SAT. — Ni invitas niajn eksterlandajn kolegojn-fervojistojn, viziti la VI. SAT-kongreson en Leningrad, rigardi nian klubon, niajn riparejojn, oficejojn, ripozejojn somerajn ktp.
Krom tio funkcias esp-a rondeto en klubo de murmana fervojo (Leningrad-Murmansk), en kiu lernas 15 gek-doj, ĉiuj jam SAT-aniĝintaj. Ankaŭ tiun rondeton gvidas k-do Frank. 2144
«Por ĉiu eksterlanda delegito al VI. SAT-kongreso en Leningrad unu leningradan SAT-anon, parolantan Esp on». — Jen la devizo por ni. Malfermiĝis speciala paroliga kurso por tiuj, kiuj teorie scias Esp-on, sed ne povas ankoraŭ paroli sufiĉe flue. 25 gek doj jam kunvenas du fojojn semajne, kaj sub gvidado de k-do Frank ekzercas sin je konversacio pri ĉiutagaj, aktualaj demandoj. Krom tio ĉiuj rondetoj, gvidataj de gek-doj Bregmann, Brukson, Lisicin, Poniŝevskij, Frank kaj Dunajev en laboristaj kluboj, oficejoj kaj lernejoj precipe atentas la liberan konversacion. H. Frank (2144)

La plej malkaraj! La plej popularaj! Por germanlingvanoj — Esperantaj lernolibroj kaj vortaroj de D-ro Emil Pfeiffer, aperintaj en la Viena Tagblatt-Biblioteko: Esperanto in 10 Unterrichtsstunden. Elparolado, gramatiko, ekzercoj, poemoj, traduk-ŝlosilo ktp. Por meminstruo kaj kursoj. 6a ĝis 10a milo. — Erstes Esperanto-Lesebuch für Anfänger und Kurse. Elektita prozo kaj poezio kun laŭvorta germana interlinia traduko kiel ankaŭ lingvaj k. literaturaj klarigoj. — La ĝisnuna pena serĉado en vortaroj estas al komencantoj ŝparita! — Wörterbuch Esperanto-Deutsch. Enhavas ĉiujn de la Akademio akceptitajn vortradikojn kiel ankaŭ la plej komun-uzajn fakesprimojn. (En preso.) — Wörterbuch Deutsch-Esperanto. Ĉirkaŭ 100 paĝoj da dense presita teksto kun pli ol 12 000 germanaj vortoj kaj 20 000 tradukoj. Duobla volumeto; aperos fine de majo 1926. La kolekto estas daŭrigota. Prezo por 48-paĝa volumeto 25 Pf., 2 kĉ., 40 groŝoj aŭst. Tagblatt-Bibliothek Wien I, Fleischmarkt 5 — kun du grandaj nigraj steloj ĉe la supraj anguloj.
La plej malkaraj! La plej popularaj! Por germanlingvanoj — Esperantaj lernolibroj kaj vortaroj de D-ro Emil Pfeiffer, aperintaj en la Viena Tagblatt-Biblioteko: Esperanto in 10 Unterrichtsstunden. Elparolado, gramatiko, ekzercoj, poemoj, traduk-ŝlosilo ktp. Por meminstruo kaj kursoj. 6a ĝis 10a milo. — Erstes Esperanto-Lesebuch für Anfänger und Kurse. Elektita prozo kaj poezio kun laŭvorta germana interlinia traduko kiel ankaŭ lingvaj k. literaturaj klarigoj. — La ĝisnuna pena serĉado en vortaroj estas al komencantoj ŝparita! — Wörterbuch Esperanto-Deutsch. Enhavas ĉiujn de la Akademio akceptitajn vortradikojn kiel ankaŭ la plej komun-uzajn fakesprimojn. (En preso.) — Wörterbuch Deutsch-Esperanto. Ĉirkaŭ 100 paĝoj da dense presita teksto kun pli ol 12 000 germanaj vortoj kaj 20 000 tradukoj. Duobla volumeto; aperos fine de majo 1926. La kolekto estas daŭrigota. Prezo por 48-paĝa volumeto 25 Pf., 2 kĉ., 40 groŝoj aŭst. Tagblatt-Bibliothek Wien I, Fleischmarkt 5 — kun du grandaj nigraj steloj ĉe la supraj anguloj.

Sennacieca Asocio Tutmonda ☆ Eldona Fako Kooperativa — tri kovrilbildoj de libroj: GOETHE FAŬSTO I (Form. 12×18,5 cm — 56 paĝoj, Prezo: 1.20 mk. g.); S. A. T. PROLETARIA KANTARO (Form. 12×18,5 cm — 180 paĝoj kun muziknotoj, Prezo: 3.— mk. g.); S. A. T. NI LEGU! Internacia Legolibro BRUNULO, 1a PARTO (Form. 12,5×18 cm — 112 paĝoj, 3a eldono, Prezo: 1.— mk. g.). Mendu ĉe Administracio de SAT — Rich. Lerchner, Leipzig O 27, Colmstrasse 1 (Germ.)
Sennacieca Asocio Tutmonda ☆ Eldona Fako Kooperativa — tri kovrilbildoj de libroj: GOETHE FAŬSTO I (Form. 12×18,5 cm — 56 paĝoj, Prezo: 1.20 mk. g.); S. A. T. PROLETARIA KANTARO (Form. 12×18,5 cm — 180 paĝoj kun muziknotoj, Prezo: 3.— mk. g.); S. A. T. NI LEGU! Internacia Legolibro BRUNULO, 1a PARTO (Form. 12,5×18 cm — 112 paĝoj, 3a eldono, Prezo: 1.— mk. g.). Mendu ĉe Administracio de SAT — Rich. Lerchner, Leipzig O 27, Colmstrasse 1 (Germ.)

UNS PRODUKTIV-GENOSSENSCHAFT G. M. B. H. Presejo kaj eldonejo. Laŭ plej moderna stilo estas liverataj: GAZETOJ ∥ ĴURNALOJ ∥ VERKOJ ∥ KATALOGOJ ∥ BROŜUROJ ∥ AFIŜOJ en ĉiuj eŭrop. lingvoj. ESPERANTO-FAKO — Petu oferton k. katalogon. LIBROBINDEJO. LEIPZIG-CO. ELISENSTR. 163 TELEFON 35 622
UNS PRODUKTIV-GENOSSENSCHAFT G. M. B. H. Presejo kaj eldonejo. Laŭ plej moderna stilo estas liverataj: GAZETOJ ∥ ĴURNALOJ ∥ VERKOJ ∥ KATALOGOJ ∥ BROŜUROJ ∥ AFIŜOJ en ĉiuj eŭrop. lingvoj. ESPERANTO-FAKO — Petu oferton k. katalogon. LIBROBINDEJO. LEIPZIG-CO. ELISENSTR. 163 TELEFON 35 622

SAT-emblemo: kvinpinta stelo kun la literoj SAT en ronda kadro. SAT-POŜTKARTOJ blanka kartono kun verda surskribo de nia asocia titolo. Po 100 kostas 1.— mk. germ. Po 25 kostas 0,30 mk. germ. plus 10 % por afrank-elspezoj. Mendu ĉe Adminastracio de SAT — Richard Lerchner, Leipzig O 27, Colmstrasse 1 — Poŝtĉek-Konto 6835.
SAT-emblemo: kvinpinta stelo kun la literoj SAT en ronda kadro. SAT-POŜTKARTOJ blanka kartono kun verda surskribo de nia asocia titolo. Po 100 kostas 1.— mk. germ. Po 25 kostas 0,30 mk. germ. plus 10 % por afrank-elspezoj. Mendu ĉe Adminastracio de SAT — Richard Lerchner, Leipzig O 27, Colmstrasse 1 — Poŝtĉek-Konto 6835.
Presejo: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG
N.º 83, 29 de abril de 1926
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
2-a Jaro, N-o 31 (81) — APERAS S.A.T. SEMAJNE — 29. Aprilo 1926
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
| Sidejo de la Redakci-Komisiono: Colmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio) | Sidejo de Ekzekutiva Komisiono de SAT 23, rue Boyer, Paris XX | Administranto: R. LERCHNER Colmstrasse 1, Leipzig O 27 |

Ksilografiaĵo: granda laborista manifestacio; en la mezo, viroj portas grandan flagon kun kvinpinta stelo kaj la surskribo «1. MAJO», unu levas martelon; malantaŭe pluaj ruĝaj flagoj kun steloj, fabrikoj kaj amasoj da homoj marŝantaj sur pavimita strato.
Ksilografiaĵo: granda laborista manifestacio; en la mezo, viroj portas grandan flagon kun kvinpinta stelo kaj la surskribo «1. MAJO», unu levas martelon; malantaŭe pluaj ruĝaj flagoj kun steloj, fabrikoj kaj amasoj da homoj marŝantaj sur pavimita strato.
— página 2 —
2 SENNACIULO
LA UNUA DE MAJO
El ĉiuj arterioj de l’ urbo alfluas nigraj homtorentoj. Senĉese ili interproksimiĝas kaj iatempe ekaŭdiĝas malproksima obtuza kanto.
Ankoraŭ iom da tempo kaj homtorentoj kunfluiĝas en unu grandega homrivero, kiu celas al unu el la plej grandaj kaj vastaj placoj de l’ urbo. Potence jam aŭdiĝas melodioj de l’ Internacio, poste Marseljezo kaj grandega laboristamaso enfluas sur la placon. Ekbalanciĝis super maro da kapoj multenombraj sangoruĝaj standardoj kun plej diversaj surskriboj. Sur brakoj de manifestantoj tie kaj ĉi-tie aperas laborist-oratoroj kaj eksonas flamaj kaj minacaj paroloj, vokantaj al tutmonda batalo kontraŭ la fiburĝaro, kontraŭ la subpremantoj.
Silente estas ĉirkaŭe. Ĉiu atenteme aŭskultas ne unuan fojon elparolitajn vortojn, kiuj tiom multe promesas al mizeruloj en proksima estonteco.
— Sed kio okazis? Kial ekondiĝis senmova ĝis nun laboristaro? Ĵetu rigardon ĉirkaŭen kaj la afero klariĝos al vi. Jen alproksimiĝis rajdpatrolo de malbenitaj ĝendarmoj. Ekaŭdiĝis salvo post salvo.
Minace ekondiĝis senarma demonstrantaro, sed baldaŭ ŝajntrankviliĝis kaj disiris, lasante sur la placo multajn kadavrojn.
Nur unu duonviva estajo restis sur la placo. Maljuna, grizbarba laboristo, kies fortojn kaj sangon delonge jam elsuĉis maŝinoj, vundita per kuglo ekrigardis malĝoje jen forkurintajn gelaboristojn, jen malproksimiĝantan patrolon, kaj liaj palaj lipoj ekmurmuris apenaŭ aŭdeble.
La oferita pro nobla ideo Estos senlukta pereo nenia: Kvankam al multaj minacas pereo, La estonteco ja estas nur… nia!
Ekŝanceliĝis la maljunulo, metis manon sur trapafitan bruston kaj kun lasta ekspiro falis senvive sur teron.
Hohol.
1. majo 1905 en Varsovio
Kun eksterordinara streĉeco ni atendis en tiu memorinda jaro la 1. majon. De post mateno mi elkuris sur straton. Jam ĉirkaŭ la naŭa, oni antaŭsentis klare agordon de nekutima ekscito kaj atendado. En burĝaj regionoj, sur Marŝalkovska — plena senhomeco, pordegoj senfende fermitaj kaj nur ĉiumomente patrolo, patrolo kaj patrolo. Mi ekiris kiel eble plej rapide al laboristaj regionoj. Tie aspekto de stratoj estis tute mala. Pordegoj ankaŭ estis fermitaj laŭ ordono de polico, sed antaŭ preskaŭ ĉiu pordego ariĝis vigle interparolantaj grupetoj de laboristoj. Mi ekhaltis apud unu iom pli granda grupeto sur str. Ĵelazna. En poŝo mi havis sufiĉe grandan pakaĵeton de proklamoj. Mi elpoŝigis ĝin kaj komencis disdonadi. Oni prenis ilin, kvazaŭ malsatuloj panon. Mi ne scias de kie kaj kiamaniere, sed en unu momento la grupeto de laboristoj plikreskis kelkoble kaj ĉiuj penadis ricevi proklamon. En la sama momento elpost stratangulo ekaperis malrapide antaŭen ŝoviĝanta rajdpatrolo de kozakoj. Laboristoj ĉirkaŭis min kun intenco defendi mian personon. Mi ne scias, ĉu tio ĉi savis min, sufiĉas, ke kozakoj rigardante nin, silente preterrajdis. Eble ĝenerale ili estis paceme agorditaj. Estis jam ĉirkaŭ la 11-a, kiam mi troviĝis sur Vronia str. Tie mi ekvidis egan homamason. Mi aliĝis. Subite super niaj kapoj leviĝis granda sangokolora standardo. Kiel mi rememoras, ĝi okazis sur stratangulo de Vronia kaj Ĥlodna. Laŭlonge de kiuj stratoj iris poste demonstrantoj — mi preskaŭ ne memoras. Mi estis simple duone senkonsciigita, mi estis kvazaŭ ebria pro tromulteco de impresoj. La homamaso efektive estis — ega tiom grandan demonstracion mi vidis unuan fojon. Estis plene neeble vidi komencon nek finon de homamaso kaj ĉi ega maro da kapoj faris je mi grandegan impreson. Poste ni iris sur Ĵelazna str. Tiel la homamaso haltiĝis. Super niaj kapoj aperis levita sur brakoj de k-doj parolisto, k-do Antoni Sobiesiak (pseŭdonimo — Cios). Li estis unu el la plej bonaj, plej inspiritaj parolistoj laboristaj. Tiun ĉi tagon li parolis bonege. Kaj denove okazis, ke dum lia alparolo preterrajdis patrolo. Cios alparolis al soldatoj, kaj homamaso laŭdiscipline diversflankiĝis por doni lokon al preterrajdantoj. La patrolo estis sufiĉe multenombra, ĝi konsistis el 10 soldatoj, tamen ili ne elmontris malamik-intencojn. Male, kun ia ekinteresiĝo kaj kvazaŭ favore ili rigardis homamason. Ĉiuj silentis kaj nur post forrajdo de la patrolo, homamaso kuniĝis kaj ni ekiris pluen. Mi memoras, ke ni preteriris kazernojn kaj ke el fenestroj rigardis soldatoj. Tiam la homamaso haltis kaj unu el la k-doj, alparolis al soldatoj en rusa lingvo. Soldatoj amike ridetis. Kiam ni duan fojon renkontis poste soldatojn — ĉi foje pli multenombran taĉmenton — jam ne regis silento. Ni ĝojkriis je honoro de revolucio. El vicoj de soldatoj ekaŭdiĝis nekuraĝa voĉo de simpatio. Ni respondis per entuziasmaj ekkrioj kaj potenca kanto de «La Ruĝa Standardo». Post unu horo ni troviĝis sur Jerozolimaj Aleoj. Tie ĉi ni renkontis pli multenombran taĉmenton de dragonoj aŭ ulanoj. Tiun ĉi fojon renkonto ne estis okaza, sed oni mobilizis ilin por dispeli demonstrantojn.
Tute hazarde mi estis en unuaj vicoj. Oficiro ne donis avertsignalojn, sed subite ekaŭdiĝis pafado, kelkiuj falis sur pavimon, sed en unua momento la homamaso ne reiris, en malantaŭaj vicoj oni daŭrigis eĉ kanti. Nur post dua salvo, la homamaso ektremis, kvazaŭ rekonsciigita, kaj diskuris. Potenca homondo kunprenis ankaŭ min, estis momento kiam mi estis simple levita supren kaj tiel en aero antaŭenpuŝita de kuranta homamaso. Pordegoj ĉie estis fermitaj. Sed ni disrompis unu pordegon, faritan el tabuloj, de konstruata domo sur ĝleo [?]. Tien ĉi enkuris kelkaj demonstrantoj kun mi. Post iom da tempo mi surrampis sur lignaron kaj ekvidis, ke sur strato soldatoj grupiĝis kontraŭ la domo. Ni estis devigitaj serĉi alian eliron. Parto da homoj kaŝiĝis en korto, soldatoj povas ĉiumomente eniri kaj kapti nin. Mi komencis do serĉi eliron. Post momento kune kun alia laboristo mi elrompis tabulon en tabulbarilo flanke de Teodorstrato kaj elkondukis homojn sur straton. Tiamaniere ni eliĝis el kaptilo. Ĝi estis la unua sanga interpuŝiĝo, kiun mi senpere partoprenis. Laŭ ŝtata statistiko estis tiam mortigitaj ĉirkaŭ 30 personoj, vunditaj pli ol 100.
Rememoroj de Dombrowa lib. trad. H. Hrn.
[REKLAMO p.2] VI. SAT-Kongreso en Leningrad — 5. ĝis 10. aŭgusto 1926
— página 3 —
SENNACIULO 3
Finnlando estas tro malgranda por kondamni socialismajn ideojn
Nun denove aperis en Finnlando nova proceso en apelacia juĝejo de urbo Turku. La proceso, unu el multaj aliaj, kiujn nur povas aperigi epoko de klasjuĝoj, kaj kiuj estas nur eblaj en ŝtatoj fiblankaj. Ĉi-foje ankaŭ rilatas al plej agemaj k-doj el socialista junular-asocio de Finnlando. Nombro de kulpigitoj estas nature granda, ĉar rilatas al la tuta lando. Mia celo estas iom klarigi al SAT-anaro kaŭzojn ridindajn, pro kiuj oni intencas sufokigi la junularmovadon en la lando.
Dum la proceso en apelacia juĝejo parolis sekretario k-do V. Nokireki kiel respondparolon al juĝistaro, kiu estas vere interesa, sed mi povas nur citi ĝin plej mallonge. En komenco de sia parolo k-do N. pritraktas kulpigon de akuzisto, dirante, ke la kulpigo tute ne havis veran aferon, sed «nur vortojn, tre multege da vortoj, malmultege da kaŭzoj kaj plimalmulte da argumentoj». Ankaŭ li miris, ke en kulpigo estis cititaj personoj, kiel kulpuloj, kiuj eĉ neniam estis membro de l’ asocio. Li diris, ke: «same facile oni ja povus akuzi nian ligon pri multe pli peza ŝtatkrimo de generalo Manerhejm pro tio, ke li vendofertis tutan finnan armeon al rusaj blankuloj dum judeniĉa atako kontraŭ Leningrado, por ĝia okupigo.» Nun granda afero estis laŭ opinio de akuzisto organizo laborloke. La simila organizmetodo estas jam en uzado dum longaj tempoj en ĉiuj okcidentaj landoj kaj ankaŭ en Finnlando en burĝaj rondoj. Sed se laboristoj uzas la saman rimedon en ĉi lando, ĝi nature estas farita pro moskvaj ordonoj. La nomitaj laborlokaj organizajoj estis nur unu, kaj ĝi estis aranĝinta du dancvesperojn. Ho kia krimo! Nun sekvas kulpigo pro aprobo de decido farita en kvara kongreso de Kom. Jun. Int. koncernante kamparanjunularon. Tiu ĉi aprobo estis krima pro tio, ke la decido estis ankaŭ aprobita en Moskvo, ĉar neniu penskapabla homo povas en ili trovi ion kriman. Kaj la decido jam plej grandparte estas en uzado inter industria laboristaro, kaj se ĝi ankaŭ estus, preninta uzon inter kamparlaboristoj; la operacio ŝanĝos neniel nunan sociordon. Neniu povas ankaŭ aserti, ke la decido enhavas ion kontraŭleĝan de Finnlando.
Ekz.: dum plej nigra tempo dum rusa reakcia regado, oni faris similajn decidojn en Finnlando nek eĉ ĝendarmgeneralo okaze pensis pri krimo. Tiam faritaj decidoj ekz. kiel jena:
a) ke oni ne permesas uzi en laboro junajn gelaboristojn antaŭ ol ili estas 16 jaraĝaj.
b) labortempo por sub 18 jaraj gelaboristoj ne estos permesata pli ol dum 6 horoj. Same al ili devas esti donata 36 hora dimanĉripozo ktp.
Ĉi similaj estas nun krimoj en Finnlando.
Ankaŭ akuzisto asertis krima, ke junajn laboristojn oni varbis al metiaj organizajoj, kia faro povas esti nur krimo en landoj tiaj kiel Estonio kaj Hungario. Ankaŭ estas krima laŭ akuzisto, ke en junularasocio oni formis «frakciojn» la vorto «frakcio» pro sia fremda karaktero al finna lingvo estas krima, ĉar oni ne povis montri, kiajn krimojn la «frakcioj» faris.
En fino de sia respondparolo k-do N. parolis pri intenco de kapitalistoj peni malhelpi laboristojn dum ilia batalo pro pli bona vivo, kaj diris: «Tiel longe, kiel malbonaĵoj estas, kiuj peze kuŝas sur junaj gelaboristoj, tiel longe ili certe laboras por forigi ilin, ĉu regantoj ĝin permesas aŭ ne. Nek kondamnante nin, oni ne povos kondamni tutan socialistan ideon, por tio Finnlando estas tro malgranda kaj ankaŭ Turku. Ne povis pli potencaj fortoj vesti ideojn de libereco en devigĉemizojn nek kaĥenigi punejojn, kvankam ili penis tra jarcentoj per samaj kaj pli sangaj rimedoj ol libera Finnlando dum tuta sia ekzistado.
MAJO
Ruse de P. Orjeŝin
La sang-ruĝaj flagoj leviĝu, Ni paŝas en arda konsci’. Admone vokante ariĝu, Venkintoj ja estos ni! Kaj kvazaŭ ondegoj en maro Alfluas l’ amasoj kun gaj’ — Kun nia gelaboristaro — Sur straton, unuan de maj’! Sur straton! Antaŭen trumpetoj, Tamburoj ekbruu tra sfer’! Sklav-ĉenojn ni rompu, proletoj, — Al celo ekpaŝas LIBER’!
Elgermanigis Sao.
Se oni kondamnas miajn amikajn k-dojn en tiu ĉi proceso, kiel esperas S-ro akuzisto kaj kun li faŝismaj rondoj de la lando, ni iras kun levigitaj kapoj malliberejon, sciante, ke ĝis ni ne etendiĝos leĝoj de Finnlando kaj ke konstitucio ne estas por ni: kaj sciante, ke ni plenumis nian devon kiel membroj de subpremata kaj persekutata laborista klaso de Finnlando, kaj certigitaj pri justeco de nia afero.
Ni ne estas unuaj kaj ne lastaj, kiuj suferis subpremon kaj persekuton pro socialismaj ideoj kaj laborista movado. Centoj, miloj jam antaŭ mi iris malliberejojn kaj donis sian vivon pro afero de laboristoj. Sed nian ideon oni ne frakasis kaj ĉiam troviĝis novaj k-doj, kiuj daŭrigis laboron de falintoj kaj portis laboristan movadon antaŭen. Kredante je tio, ke ankaŭ nian laboron estos miloj da junaj gelaboristoj daŭrigonta ni riskas krii kun permeso de Estimata Apelacia juĝejo.
Vivu socialista junularmovado! Vivu socialista junularasocio!
Vojaĝemulo.
Amikeco inter francaj kaj germanaj militistoj en la okupita Rejnlando
Dum la Ruhr-okupado la franca kaj germana kom. junularoj propagandis kontraŭ milito inter la soldatoj en la okupita teritorio. En heroa maniero ili disdonis flugfoliojn en franca, maroka kaj germana lingvoj. Inter multaj aliaj lokoj oni propagandis ankaŭ tiamaniere en urbo Bad Kreuznach (Rejnl.). Tie okazis ankaŭ, ke du germanaj policistoj dumnokte renkontis la germanan junkomuniston Scherer portante pakaĵon. La policistoj devigis Scherer malfermi la pakaĵon. Vidinte, ke ĝi enhavis propagandan materialon kontraŭ milito ili arestis Scherer kun sia akompaninto kaj denuncis ĉi-ambaŭ ĉe la franca loka armeadministracio. La francoj kondamnis Scherer je 3 jaroj kaj sian akompaninton (ankaŭ juna laboristo el Bad Kreuznach) je 1 jaro da malliberejo. Nun post preskaŭ unujara restado en la franca militmalliberejo en Mainz fariĝis Scherer tiel mortmalsana, ke oni lin devis transporti en la urban malsanulejon de Mainz. La kom. frakcio de la prusa parlamento demandis nun la ministron por internaj aferoj, ĉu tiu fakto estu konata al li kaj kion la registaro intencas fari kontraŭ la du policistoj, ĉar jam laŭ la konstitucio de Weimar tia ago estas malpermesata al germanaj oficistoj. La ministro respondis, ke la memstara ago de la du policistoj estis malĝusta kaj ke oni ankoraŭ esploras la aferon kaj post tiu esploro li donos klaran respondon al la kom. frakcio. Komence de nuna monato (aprilo) la IRH aranĝis publikan kunvenon en urbo Bad Kreuznach por la liberigo de la tre grave malsana Scherer, sed la francoj ne permesis la okazigon de la kunveno. La kunveno devis okazi je la 20. horo, sed je la 12. horo ricevis jam prezidanto de la loka grupo de kom. partio leteron de la urba administracio, ke la kunveno ne devus okazi pro la malpermeso de la francoj. La prezidanto de la loka kom. partio nun iris al la francoj kaj demandis la kialon de la malpermeso, kaj diris, ke la kunveno ne estu komunista, sed tute senpartia aranĝo de la senpartia IRH. Kaj tie aŭdis nun la kamarado, ke la francoj ne jam je la 12. horo malpermesis la kunvenon, sed nur je la 18. horo. Do, la tuto estis faro de la germanoj. Ĉe la lasta kunsido de la urba konsilantaro protestis la kom. frakcio energie kontraŭ tiu fiago kaj forlasis poste demonstracie la kunsidon. Tiu estas la vera vizaĝo de la «heredmalamikoj»; se temas kontraŭ laboristaro ili estas amikoj. Germanaj laboristoj vekiĝu!
Oŝo 1390.
— página 4 —
4 SENNACIULO
Kelkaj vortoj pri la «ribelo» en Memellando
Ĉiu maljustaĵo kiel ajn profunde ĝi estu kaŝita, ĉiam leviĝos — iĝos ekkonebla. Mi volas klarigi iomete la postsekvojn de l’ ribelo, de dum centjaroj «subpremataj» malfeliĉaj litovoj, loĝantaj en tiel nomata Malgrand-Litovio, aŭ Memellando, — parto de Orient-Prusio, por montri al SAT-anaro ekzemplon de plena sensignifo de naciismo en praktiko, se estas eble tiel esprimi.
Ĉi-ribelo okazis komenco de jaro 1923. Laŭ sciigoj de litova burĝa gazetaĉaro ekribelis litovoj, premegataj de germanoj kaj bele kriaĉis al helpo por alceli finvenkon kaj liberiĝon. Kiu estis tiu ekribelinta popolo baldaŭ ekvidis la litovoj — loĝantaj en Memellando, kiuj neniam montris la emon por ribelo. Por ĉi «ribelo» litova registaro jam estis sin preparinta, kaj en difinita tago taĉmentoj de regulara armeo: oficira kaj suboficira lernejoj, trupoj da infanteriistoj, kaj taĉmentoj de pafistoj¹), ĉiuj civile vestitaj per vestaĵoj amase por tiu celo aĉetitaj en Francio, kaj armiligitaj ĝis la dentoj mem, atendis ordonon por «ekribeli». Post transiro de landlimo sekvis partioj de maŝinpafistoj kaj artilerio. Tuj, post ekapero de unuaj trupoj en memellanda teritorio, germana telegr. agentejo «Volf» malkovris la veron, sed litova registaro por «kaŝi la fakton» aŭ por «mortigi bojantan hundon», laŭ ordono de ministrara prezidanto plej severe «malpermesis» al ĉiu persono transiri la limon en Memellandon. Kaj pro manko de germana kaj franca armeoj, escepte de malgranda franca garnizono en Memel, — neniu kontraŭstaris, kaj eĉ la garnizono post mallongedaŭra interpafado kapitulacis. «Ribelo» efektiviĝis. Gazetaro des pli arde kaj forte ekkriaĉis pri falintaj «katenoj de suferantaj samnacianoj», malgraŭ samnacianoj eĉ neniun vorton elparolis (Ni ekkomprenu la reprezentantojn de memellanda litovanaro, kiu silentis mirigita, sed ne senditan agitanton de litova registaro). Ŝajnus, ke litovoj estas la plej brava kaj kuraĝa nacio, kiu nenion riskante kraĉas je la prestiĝo de Entente, minacoj de Polio ktp.
Novaj liberigantoj komencis, apenaŭ enirinte, rekonstruadi la pereigan ordon de germanoj restintan kaj netaŭgan por alvenintoj, ne ankoraŭ alkutimiĝintaj al ĉiama progreso de kulturo. Per kiaj rimedoj kaj kiamaniere prosperis la «rekonstruado» mi ne diru pro la vasteco de la temo. Sed mi ektuŝu nur tiun «oleon», kiu nun ekaperis sur la suprajo de l’ «sankta laboro».
«Liberigita» lando estis agnoskita kiel aŭtonomia parto de Litovio. Okazis balotado por enlanda sejmelis (parlamenteto) kaj … ho, miraklo! Kvankam plimulto da loĝantaro estas litova, kaj germanoj superas nur en la urbo Memel kaj aliaj urbetoj, sed por litovaj nomaroj falis en urnon nur kelkaj voĉoj, kaj estis elektitaj 27 germanoj kaj … 2 litovoj. Ne pripensu, leganto, ke Memellando estas loĝata nur de germanoj! Ne! Ne ĉi tie la hundo estas kaŝita. Sed en tio estas kaŭzo, ke lokaj litovoj neniam ekdeziros havi kiel regantojn de la lando la vilaĝpedelojn aŭ pastraĉojn, kiuj jam nun alvenigis Litovion al kompatinda stato, kaj … ili preferis «subpremegantojn» — germanojn plu, ol siajn samnacianojn. Eĉ ĉi tiuj du estis perforte ensidigitaj sur la seĝojn de parlamento, per malkaŝa ordono al oficistaro kaj fervojistaro elektadi nur ĉi Duoblon. Ĉu ne fariĝas klare kiel forte «sopiris» kaj «ribelis» la litova loĝantaro de Memellando kontraŭ germanoj, se tiel malŝatas siajn liberigantojn, preferante siajn «subpremantojn» — germanojn. Nenion sukcesis varbado kaj agitado. Loĝantaro de Memellando, de post divido de pola-litova regno, atinginte la altan gradon de kulturo, neniam ekdeziros pro la belaj frazoj de naciista ŝovinismo transiri ree al la ĉina dormado.
Ĉu tio ne estas bona pruvilo de sensignifo de naciismo, dum klara menso superas fanatikismon.
Vargo Raŭda
¹) Nacia organizajo de junularo, por landdefendo, subtenata kaj armiligata de registaro. Litove «Ŝaŭliu Sajunga».
Balkana konferenco en Sofio
Je la 9. aprilo en Sofio okazis balkana konferenco de ĉiuj sindikatoj en Balkano. La konferenco estas preparita de la liberaj sindikatoj en Bulgario. Al konferenco ankaŭ venis delegitoj de najbaraj landoj. Ankaŭ ĉeestas reprezentantoj de Amsterdama Internacio: nome la sekretario s-ro Edo Fimmen, ankaŭ delegitoj de Serbio, Rumanio kaj Greklando. La konferenco estas vigle preparita preskaŭ de ĉiuj bulgaraj laboristoj. La nuna balkana konferenco celas, ke ĉiuj bulgaraj laboristoj organiziĝu en profesiaj organizajoj, kiuj estas for de ĉiuj politikaj partioj, sed agas kaj ekzistas aŭtonomie. Jam scias bone la tutmonda laboristaro, ke en Bulgario ekzistas sendependaj sindikatoj, kiuj jam funkcias kaj laboras por la bono, ne nur por laboristoj, kiuj estas organizitaj en sendependaj sindikatoj, sed ankaŭ oni laboras preskaŭ por ĉiuj laboristoj, kiuj ne estas organizitaj. Eĉ oni jam traktis la demandon pri unuecfronta kaj komuna agado de laboristoj preskaŭ en tuta Bulgario, ke oni fondu unuan sendependan laborist-organizajon de ĉiuj bulgaraj laboristoj kaj agu por la bono de tuta bulgara laboristaro. La sendependaj sindikatoj ankaŭ sendis siajn dezirojn, ke ankaŭ ili partoprenu en balkana sindikata konferenco, sed la ĉefuloj de konferenco forjetis la proponon, kaj oni respondis, ke sendependaj sindikatoj ne povas partopreni en balkana konferenco, ĉar oni ne simpatias al Amsterdama Internacio. Sed malgraŭ, ke ili ne povas partopreni, oni laboris por la bona organizo al Konferenco, kiu okazis.
Je la 7. aprilo la sofia laboristaro havis okazon, renkonti fremdlandajn laboristgvidantojn, kiuj laboras por la bono de la tutmonda laboristaro, kiel oni jam laboras pri unuecfronto de tutmonda laboristaro. Posttagmeze antaŭ la stacidomo amasoj da homoj, kiuj senpacience atendas la alvenon de vagonaro, kiu kunportas la karajn gastojn por sofia laboristaro; en la stacidomo estis la liberaj sindikatoj kun siaj standardoj kaj devizoj. Kaj ekster la stacidomo estis la sendependaj sindikatoj kun siaj standardoj kaj devizoj.
Jam estas 1. horo posttagmeze kaj ĉiuj ĉeestantoj ne povas trankviligi siajn korojn, kiuj batas tiel forte, ke oni ĉe ne povas esprimi la ĝojon, kiun nur ne povas senti tiu solidareco inter tutmonda laboristaro. Nur oni ne povas ĝoji kaj rigardi kun simpatio la fremdulojn. Ĉiuj parolis, ĝojis, ke en tiu momento, kiam la tuta bulgara laboristaro suferas, mizeras kaj iliaj infanoj mortas pro malsato, ĉar oni longtempe estas sen laboro. La vizaĝoj de ĉiuj laboristoj estas kun ĝoja mieno, ke ni povas esprimi la solidarecon inter diverstendencaj laboristoj, ke oni jam konsentis komune agi kontraŭ kapitalismo.
La vagonaro jam alvenis, la fremdlandaj delegitoj eliris kaj estis laŭte aplaŭdataj de ĉiuj laboristoj, estas salutataj de liberaj sindikatoj ankaŭ de sendependaj sindikatoj. Sed la komitato de organizkomitato ne permeis traduki la paroladon de prezidanto de sendependaj sindikatoj en germana lingvo. Elirinte de stacidomo la delegitoj akompanataj de laboristoj kaj prezidantoj, iris preter la sendependaj sindikatoj la fama laborist-gvidanto Edo Fimmen. La laboristoj ekdeziris esprimi sian solidarecon, oni intencis levi mane la faman gvidanton por unuecfronto s-ro Edo Fimmen. Sed la delegitoj, kiuj alvenis en Sofio estis ĉirkaŭuitaj de bulgaraj studentoj en la rondo, ĉiuj studentoj estis adeptoj de burĝaj socialistoj kaj oni ne permesas al laboristoj mánlevi la laborist-gvidanton. Sed la laboristoj disŝiris sian rondon kaj oni manlevis k-don Edo Fimmen; sed tuj okazis incidento, kiun neniu antaŭvidis. La studentoj koleriĝis, ĉar la laboristoj arogis manlevi la gvidanton de Amsterdama Internacio. Oni komencas bati per pugnoj la laboristojn kaj tiel okazis ne dezirita skandalo.
Jam la homamasoj ekmoviĝis al urbo kaj la laboristoj, kiuj apartenis al liberaj sindikatoj, ekmoviĝis post sia manifestacio, kiu tiom ekformiĝis. La liberaj sindikatoj marŝis dekstre de la strato kaj portis afiŝojn kun devizoj. Maldekstre de la strato ankaŭ ekmoviĝis laboristoj, kiuj estas organizitaj de sendependaj sindikatoj. Oni ekmarŝis portante afiŝojn kun la surskribo: «Sendependaj laboristaj organizaĵoj». «Vivu la nova solidareco kaj internacia laborista unuiĝo» en bulgara kaj germana lingvoj. Marŝante, kelkaj studentoj eliris el siaj vicoj kaj alkuris disŝiri la afiŝojn, kiujn portis la sendependaj sindikatoj; ankaŭ okazis incidento, kiu bone montris solidarecon inter ambaŭ flankoj. Malbone sonis la «Jokho» en la oreloj al fremdaj delegitoj. Post mallonga manovro ambaŭ flankoj disiĝis, la liberaj sindikatoj paŝis al sia klubo, kaj la sendependaj sindikatoj paŝis al sia klubo. Tiel okazis la renkontado al niaj karaj gastoj!
Z.
— página 5 —
LABORISTA RADIO ~ INTERNACIO
Suplementa paĝo de Sennaciulo — Aperas dufoje monate
Tutsovetia Kongreso de la Societo de Radioamikoj akceptis Esperanton
De la 1. ĝis 6. marto okazis en Moskvo la 1. Tutsovetia Kongreso de Radioamikoj. Ĝin partoprenis 322 delegitoj el la tuta Sovetio.
En la tagordo de la kongreso estis problemo pri Esperanto. La raporton koncernan faris nia k-do Kazakeviĉ. Post la raporto elpaŝis iu idista k-do, kiu proponis, ke la kongreso akceptu neniun decidon pri la lingvo internacia, sed Radioamatoroj dum la tuta jaro diskutu, kiu lingvo estas pli bona, ĉu Esperanto, ĉu Ido.
Multaj delegitoj post tio elpaŝis por defendi Esperanton, inter ili ankaŭ Vic-Popolkomisaro de Poŝtoj kaj Telegrafoj de USSR k-do Luboviĉ, kiu rakontis, ke li kaj gvidantoj de la Societo de Radioamikoj jam konvinkiĝis pri la praktika valoro de Esperanto, dum Ido neniel sin montris kaj oni ne aŭdas ion pri ĝia disvastiĝo.
Sekretario de la Societo de Radioamikoj k-do Saltikov en la diskutoj diris, ke Prezidantaro de la Societo eĉ rifuzis doni kunraporton pri Ido kaj tion ĝi faris laŭ konsolo de Centra Komitato de Sovetia Komunista Partio, kiu vidas faktan laboron de sovetiaj esperantistoj kaj konstatis praktikan utiligadon de Esperanto, dum pri Ido CK de la partio ne povas diri ion similan.
Rezulte la kongreso per sia plejmulto kontraŭ nur 3 voĉoj akceptis Esperanton, kiel oficialan lingvon de sovetiaj Radioamatoroj.
Al idista k-do ne helpis eĉ tio, ke li senpage estis disdonanta lernolibreto de Ido (eld. de j. 1918). Bedaŭre tion ne povis fari esperantistaj k-doj, ĉar alportitaj kelkdek lernolibroj estis dum 10 minutoj sen resto aĉetitaj de la delegitoj. Pli multe oni ne povis alporti, ĉar eldonata en novembro de jaro 1925 en 10000 ekz. lernolibro de Esperanto dum tiuj ĉi 3 monatoj estas plene disvendita.
Decido de la kongreso pruvas la proletan spiriton kaj klasosenton de la delegitoj ili ne lasis sin trompi per idista fanfaronado, ili bone komprenis, ke sovetia Radioamatora movado ne povas iri la saman vojon kun Ido, kies komunistaj adeptoj, kiel k-do Milter, elpaŝas en burĝa idista «Mondo» kun alvoko al burĝaj idistoj per ĉiuj fortoj batali kontraŭ Esperanto; kies adeptoj, kiel la sama k-do Milter, kune kun primo Khovanski kaj diversaj policistoj mon-subtenas burĝan «Mondo» (vidu ĝian februaran n-on), kaj kiuj anstataŭ praktike utiligi internacian lingvon, vokas al filologiaj diskutoj.
Kiel proletoj, ni tamen bedaŭru, ke idistaj k-doj elspezis ankaŭ ĉifoje tiom multajn fortojn kaj penojn por ankoraŭfoje pompe bankrotiĝi. G. Dem.
Radio Kroniko en USSR
Unua Radio transsendo (disaŭdigo) el Berlino kaj Londono en Moskvon
- marto de kuranta jaro Radiostacio de MGSPS (Moskva Gubernia Sindikato de Profesiaj Unuiĝoj) faris unuan eksperimenton de translacio de eksterlandaj Radiostacioj. En la suprenomita dato en 12½ ĝis 2. horo nokte estis akceptitaj el germana Radio-stacio Kenigvusterhaŭzen kaj el angla Radio-stacio Deventri la koncerto. La akcepton oni faris apud la urbo (Moskvo) kaj poste akceptitaĵon oni per la kablo estis transdonata al translacia nodo-centro de MGSPS, de kie la transsendo okazis, kiel ordinare, per la ondlongo 450 met. (la Radio-stacio de MGSPS havas ondlongon 450 metrojn).

Foto de tre juna knabino sidanta ĉe tablo kun radio-aparato kaj kapaŭskultilo sur la kapo.
Foto de tre juna knabino sidanta ĉe tablo kun radio-aparato kaj kapaŭskultilo sur la kapo.
La plej juna (4 j. 10 m.-aĝa) Radio-amatorino en Kiev Radinka (Gojulino). «Ŝi aŭskultas!»
La translacion oni finis en 2. horo post noktmezo, sukcese kaptinte la sonoradon de la horloĝo de Westminstera abatejo en Londono.
De nun Radio-stacio de MGSPS organizis regulan transsendon de eksterlandaj Radiostacioj: lunde, merkrede kaj vendrede de la 12½ ĝis 2. horo post noktmezo laŭ moskva tempo.
Niaj moskvaj Radio-amatoroj nun havas eblecon akcepti per simplaj detektoraj Radio-akceptiloj Radio-koncertojn el Germanio, Anglio kaj aliaj landoj. Malgraŭ treege malfavoraj atmosferaj kondiĉoj, ĉiuj aŭskultantoj eldiris la opinion, ke la transsendo ilin plene kontentigas, ĉar aŭdebleco tute ne diferenciĝis de ordinaraj moskvaj disaŭdigoj.
Praktike solvinta la transsendon per Radio-stacio de MGSPS oni devas konsideri k-don A. V. Vinogradov, kiu senlace klopodas por liveri al moskvaj aŭskultantoj per Radio la plej novajn eksperimentojn.
Atentu eksterlandaj Radioamatoroj!
Dimanĉaj disaŭdigoj el Radio-studejo de MGSPS, kiuj okazis antaŭe en la naŭa horo kaj dudek minutojn matene laŭ Mez-Eŭropa tempo, de nun ĉiam okazos en la deka horo kaj dudek kvin minutoj matene per la sama Radio-stacio je la nomo de Komintern (ondlongo 1450 metr.). Ili estos nomataj «Esperanto Radio-Amatoro», kiu informos pri diversaj Radionovaĵoj el laborista Radio-movado en USSR. Do ni ankoraŭ-foje petas ĉiujn aŭskultantojn nepre informi nin pri aŭdebleco kaj peni represi tiun ĉi informon en naciajn Radio-gazetojn kaj ĵurnalojn. La disaŭdigon, kiel kutime faros k-do Viktor Ĵavoronkov (nia SAT-ano n-ro 4174), laŭ adreso: Moskvo (SSSR) Bolŝaja Dmitrovka «Dom Sojuzov» Radio-stacio de MGSPS al Ĉefingeniero A. Vinogradov.
Esperanto estas elsendata de jenaj stacioj:
(ĉiuj horoj — posttagmezo)
Lunde Madrid (Union Radio) 430 m, horo 9.30 Moskva (Radio Popov) 1010 m, horo 6.00 Rom (URI) 425 m, horo 9.00 Stuttgart 443 m Kopenhagen 340 m, horo 9.25 ĝis 9.30 kaj 11.30 ĝis 11.45 Wien (Ravag) 530 m, horo 7.10
Marde Lyon 280 m, horo 10.00 Genf (Geneve Radio) 1100 m, horo 8.00
Merkrede Barcelona 325 m, horo 9.00 Braunschweig 255 m, horo 6.45 Breslaŭ 418 m Madrid 392 m, horo 7.30
Ĵaŭde München 485 m, horo 10.20 Nürnberg 340 m, horo 10.20 Wien (Ravag) 530 m, horo 7.10 Paris (PTT) 458 m, horo 8.30 Paris (CFR) 1750 m, horo 8.15
Vendrede Cassel 288 m, horo 7.15 Braunschweig 255 m, horo 11.30 Frankfurt a. M. 470 m, horo 7.15 Moskva 1010 m, horo 6.00 Toulouse 260 m, horo 8.40
Sabate Berlin (Voxhaus) 505 m, horo 7.30 Dortmund 275 m, horo 1.15 Münster 410 m, horo 1.15 Elberfeld 267 m, horo 1.15
Dimanĉe Bremen 279 m, horo 3.15 Hamburg 395 m, horo 3.15 Hanover 296 m, horo 3.15 Paris (CFR) 1750 m, horo 8.15 Königswusterhausen (1300 m), horo 12.10 «Komintern» (Moskva) 1450 m, 9.25 ĝis 9.30
Ĉiutage Leipzig 425 m, horo 11.45 matene, veterraporto.
Henry Schjerve (6462)
— página 6 —
6 — SENNACIULO
KORESPONDEJO
3637 — Kiel vi vidis en n-ro 29 ni konsentis vian planon kaj atendas daŭrigon sur tiu bazo. Vi ricevos krome skriban resp.
5221 — Ricevis vian pk. kaj ne scias, kion vi opinias per V. S.
Al kelkaj — La gek-doj sendintaj manuskripton, bonvolu pacienciĝi. Ni uzos laŭeble ĉion ricevitan, se ne tuj, tiam en okazo de bezono. Pri netaŭga manuskripto ni informas la sendinton per korespondejo jam en proksima n-ro post la ricevo. Aliaj sendintoj, dezirantaj tujan informon pri taŭgeco de sia laboro notu tion sur la sendaĵo, krome bonvole aldonu afrankon. Red.
1781 — Ni atendas konstantan alsendon de viaj novaĵoj kaj prenos ilin volonte.
G. W.-Blumaŭ — Mi komprenis la sencon de via letero, kiun transdonis la Red. Sed ŝajnas, ke vi mem ne komprenis la veran sencon de la de vi aludita kritiketo. Ni ja ĝojas, tial ke en via lando (kiom da ĝi vi posedas?) prosperos la esp. movado, sed ĝi same bone prosperos, se vi kontentiĝus per la legado de «DAE» kaj de la SAT-organoj. Eble interesos vin ekscii, ke mi ne estas germanlingvano. E. L.
Esperanto superas nacian lingvon
Antaŭ ne longe ni raportis pri oficiala eldono de poŝtkarto kun esp.-lingva teksto: «Poŝta karto» apud la rusa kaj francalingvaj tekstoj en USSR.
Nun la agentejo «Svjazj» (Ligilo) de NKPkT (Popola komisarejo de Poŝtoj kaj Telegrafoj) eldonas la poŝtkarton tute forĵetinte la francan tekston.
Jen, kamaradoj, nova venko de Esperanto, kiun atingis niaj agitemaj k-doj espistaj en Sovet-Unio. En aliaj landoj oni imitu la ekzemplon.
KRONIKO
Belgio
Liège kaj Charleroi. Du SAT-anoj klopodis por starigi grupon esp. lab. inter la lernantoj de kurso per koresp. de belga sekcio de F. E. O. Nun grupetoj ekzistas. La k-doj iniciatintaj zorgos, por ke ili fariĝu fortaj esp.-centroj. — K-doj Haine kaj van Aelst veturis al Fontaine-l’ Eveque (apud Charleroi) por fari konferencon pri Esp. kaj priparoli kreadon de Esp. lab. grupo. La konferenco bone sukcesis antaŭ ĉirkaŭ 200 pers.; lernolibroj vendtitaj; firma volo pri starigo de grupo inter la lernantoj per korespondado montriĝas. Espereble kelkaj SAT-anoj por proksima jaro. SAT-ano 155
Ĉekoslovakio
Gablonz a. N. La 30. marto okazis nia jara ĉef-kunveno de nia juna asocio. La grupo mem havas 45 membrojn kaj arangis 3 kursojn por lernantoj en ĉi-tiu distrikto. Entute ni povas esti kontentaj kun la sukceso por la unua jaro de nia laboro por la laborista esperanto-movado. Ni dufoje oficiale partoprenis aranĝajojn de aliaj lab.-organizajoj kaj krome aranĝis ekspozicion bone vizititan kaj amuzvesperon, al kiu ĉiuj vizitintoj volonte rememoras kaj deziras plej eble baldaŭ similan aranĝajon de nia grupo. Kvankam ni dum la lasta tempo ne multnombre kunvenis, tio pliboniĝos dum la nun venonta pli favora vetero. Kelkaj de niaj membroj loĝas sufiĉe malproksime kaj tial ne povis veni dum la vintro. Krome nia grupo nun ankaŭ denove arangos dimanĉmigradojn, per kiuj ĝi ankaŭ kolektos ĉiujn lab.-esperantistojn el la pli malproksimaj lokoj, kiuj dum la mallongaj vesperoj ne estas atingeblaj. El la raporto de nia estro k-do Bauer ni eksciis, ke ankaŭ en Rumburg, Zwickau, Neustadt a. T. lab.-esperanto-rondetoj estiis fonditaj. Tio tre ĝojigis kaj entuziasmigis nin. Ni esperu, ke la venonta laborjaro estu tiel vigla kiel la pasinta kaj ĉiuj gekamaradoj propagandu kiel ĝis nun. SAT-anino 4666
Sovet-Unio
Ivanovo-Voznesensk. Dum la kunveno de Gub. Fako SEU oni prilaboris 1a-majan programo-partoprenon en festenado. 22. ĝis 23. majo malfermiĝos Gubernia Konferenco Esperantista — dezirinde ricevi almenaŭ salutojn el ĉiuj landoj, precipe de geteksistoj. Esperkor.
Kievo. La 27. marto ekfunkciis nova grupo ĉe kievaj ŝtataj Esp-o-kursoj. Ĝin gvidas k-do Kagarlicki (3635). — La 28. marto okazis inaŭguro de esp-a angulero en 80. lernejo. Invitite ĉeestis reprezentantoj de ses aliaj lernejoj, de lokaj Esp-o-organizaĵoj kaj konata Esp-isto-verkisto V. N. Devjatnin. Post salutparoladoj prezidanto de l’ lerneja grupo k-do Kladimirski raportis pri dumonata agado de l’ grupo, kiu nun ampleksas 60 personojn. La ĉeestintoj aprobis reorganizon de l’ grupo sub la nomo «1. kieva taĉmento de lernantoj-esp-istoj». La 31. marto kieva SEU-fako konfirmis skemon pri organizo de l’ taĉmento, kiu konstituiĝas kiel la jun-pioniraj (skoltaj) kaj havas la taskon ne nur studi la lingvon, sed ankaŭ propagandi kaj aplikigi ĝin inter geknabaro de kievaj lernejoj. — La 1. apr. en 6. lernejo okazis organiza kunveno de Esp-o-grupo. 728
Leningrad. Esp-o inter blinduloj. 28. marto okazis ĝenerala kunveno de l’ societo «Amikaro» de leningradaj esp-isto-blinduloj. La kunveno konstatis sukcesan laboron dum pasinta jaro. Estas eldonita brajle (preso por blinduloj) nova lernolibro de Esp-o: «Fundamento de Esp-o» de Iv. Lidin, kiu trovis tian varman renkonton inter vidantoj (10000 dum tri monatoj). Estas preskaŭ finkompostataj ruse-esp-a kaj esp-e-rusa vortaroj. Estas fondita biblioteko de esp. literaturo, brajle presita. En leningrada blindulinstituto kaj en muzika teknikumo por blinduloj ekzistas esp. rondetoj. Baldaŭ ekfunkcios tria rondeto. Inter la blinduloj estas kelkaj SAT-anoj, kiuj tre interesiĝas pri fondo de blindul-sekcio de SAT.
Ĝoje societo «Amikaro» akceptis la proponon de tutruslanda societo de blinduloj (VOS), aniĝi kiel sekcio. Tiu kunfandiĝo multe antaŭenpuŝos nian movadon. La eldona agado de Esp-o sekcio ĉe VOS estos financigata de VOS, kio nepre garantias la kontentigon de la malsato je esp. kaj priesp. literaturo por blinduloj kaj ebligas larĝan propagandon de int. lingvo meze en forta organizaĵo, en ĝiaj multnombraj filioj, per ĝia presorgano ktp. — En plano de laboro la nova sekcio notis: eldonadon de facila revolucia esp. literaturo por komencantoj en unua vico brajla eldono de «Petro» — kunlaboradon aktivan en fondo de blindulsekcio ĉe SAT, organizadon de korespondoficejo pri demandoj de blindula vivo, por ĵurnalo «Ĵizni Slepih» (vivo de blinduloj), kaj organizon de blindula fakkunsido dum VI. SAT
Triope…
— K-do Ribel’, vi posedas laŭvican rajton paroli.
— Ŝajnas al mi, ke mi ne estu tro longa, situacio ja estas tute klara, miaj talentaj antaŭuloj ĉiuflanke pritraktis ĝin. Antaŭ ni staras dilemo, — ĉu ni festenu Majon laŭ kutima programo, ĉu ni eksterme ŝanĝu ĝin. La plejmulto aprobis la unuan, nome malnovan programon de la paca demonstrado, mi permesas al mi pledi por la dua, nome perfortan defendon de niaj rajtoj. K-doj, sufiĉas jam tintantaj vortoj pri t. n. demonstrado de solidareco kaj unuecfronteco! Jam dum dek jaroj ni aklamis ĉi-principojn, ni demonstradis, babiladis alkroĉiginte proletsignifan rubandeton sur nia brusto apud nia koro, ni akiris bagatelajn favorojn kaj ni pacienciĝis pro malkaraj donacetoj en nia hontinda malkonscienco! Ĝi estis vere ekonomia striko, sed ne politika postulo, ĝi estis krio pri la konsento, kora peto por pano, sed ne potenca alvoko al la justa juĝo!
Nun jam sufiĉas, ni ne plu almospetu! Esenca graveco de la pasintaj festenoj nur estis tia, ke ili montris al ni nian forton, nian batalkapablecon! La momento estas ĝustatempa, ni streĉu la fortojn por la lasta lukto pro la vero kaj kondiĉe nia unueco, nia kredemeco je la afero — ni dispremas ekspluatistan regnon same facile kiel ŝelon de eltrinkita ovo!… Do ne prokrastu plu! Al la lukto k-doj!… Al la lasta lukto je nomo de l’ libero!…
Silentema ejo ekmuĝis. Dekoj da manoj, kies posedantoj deziris rapidi, leviĝis supren. Ekaŭdiĝis la voĉoj: «Al mi k-do Proleto, al mi permesu, al mi!…»
— Vi nun parolu k-do Tradici’!
— K-doj, sen la superfluaj vortoj, mi admonas vin: — ne kredu artifikajn allogojn, kiuj tiel malavare disŝutas Ribel’! Al via sana senco mi turniĝas, por disrompi vere fantaziajn proponojn de la sensenceco! Ekmovigi la masojn! Ektirigi ilin senespere en duban entreprenon! Devojigi la veran progreson! Enfaligi barbarecon, pro la freneza manio de la sangellasigo! Ho, ve al tiu, kiu kredas frenezulon, kiu atencas detrui civilizacion pro la bruteca pasio!… Ho, k-doj, ni domaĝu la homojn! Ĉu ne jam sufiĉas sangofluaj hominterpuŝiĝoj, ĉu ne jam tuta historio de la asocio estas kolorigita per la sango de la homoj?… Jen, ni turniĝu al la historio, trafoliumu ĝin. Kion vi trovas? De Spartak-ribelo ĝis la plej novaj provoj de la kapitalista renverso ili ĉiam kaŭzis nur senutilan elspezon de la fortoj. Ĉar fin-fine penado de l’ liberiĝo ĉiam efikis servadon al la bando de la ruzuloj-burĝoj je iliaj ŝarkaj apetitoj!… K-doj, ni lasu preparadon de la tuthomara Majo al la progreso al la tempopaso!… Vi, nur rememoru malgajan sorton de la Pariza Komunumo, kies funebrajn tagojn mi jus honoris! — Ĝi falis, ĉar ĝi ne estis ĝustatempa!… K-doj, ni estu prudentuloj, ni prizorgu eblajn profitojn de la festeno, ni akordigu interklasajn rilatojn per la paca prijuĝo, per la legala intertraktado!… Ni restigu malsaĝulojn predikante sensencaĵojn, sed ni neniam
— página 7 —
7 — SENNACIULO
kongreso en Leningrad. Kiel prezidanton de la esp. sekcio ĉe VOS la kunveno elektis k-don Martinenko, kiel sekretario estis reelektita k-do Frank. — Ni uzas la okazon, inviti niajn k-dojn en la tuta mondo, viziti la VI. SAT-kongreson en Leningrad kaj rigardi, kiel soveta-lando zorgas pri materiala kaj kultura bonstato de blinduloj. 2144
Adresŝanĝo: La nova adreso de Leningrada Gubernia Komitato de Sovetlanda Esperantista Unio kaj de ĝia agentejo (SAT-perado) estas: Gubkom Esperantistov, Leningrad, Smolnij Prospekt, n-o 15, kv. 11. Anstataŭ k-do Frank en ĝi laboras k-do Dunajev, depost 1. aprilo 1926. H. Frank
Rtiŝĉevo. Organizita kaj malfermita dum januaro esperanta rondeto ĉe laborist-fervojista klubo en nomo de Lenin kontentige nun daŭras progresi. La 30. 4. 26 estis organizita ĉe sama klubo oficiala «oficejo de internacia proletara korespondo». La oficejo komencis laborojn. Tre sukcese korespondas per ĝi junaj pioniraj taĉmentoj. La klubo mem pagigas korespondaĵon eliirantan el la oficejo koresponda. La oficejon reprezentas oficiale ĉe kiuj de lokaj politik-, pionir-, virin- kaj aliaj organizajoj. Multaj k-doj en popola amazo interesiĝas pri Esperanto mem kaj petas klubestraron malfermi esp. grupon per studado. De la lingvo, tamen tio ne estas ebla, ĉar en Rtiŝĉevo forestas malnovaj kaj lertaj instruantoj-k-doj esp-istoj, krom k-do Ĉerniŝkov, kiu gvidas jam ekzistantan rondeton. SAT-ano 2796
Al ĉiuj laboremaj k-doj!
Trastudante la rubrikon «Kroniko» oni povas kredi, ke nia movado kreskas nur en Sovet-Unio kaj nur malmulte en aliaj landoj. Tre malofte oni legas pri alilandaj urboj. Pro tio la gek-doj bonvolu sendi konciznajn raportojn pri la movado en siaj lokoj al la Red. de «Senn.» por la multe dezirata rubriko kroniko.
Korekto. En raporto «Klerigado al laboristoj» (Senn. 28, noto en parentezoj) enŝteliĝis iom da miskompreno rilate la studatajn fremdlingvojn. Vere estas, ke dum la lasta laborjaro la angla lingvo estis studata en 119 studrondoj, Esperanto en 34, germana en 29, franca en 3, rusa en 3 kaj Ido en 1. Karl Johansson.
Noto de l’ Redakcio. Estas dezirinde, ke la afero ĉiam en manuskripto estu ĝusta, por eviti tiajn malagrablajn korektojn.
Sennacieca Asocio Tutmonda
Asocia Sidejo: 23 Rue Boyer, Paris-XXe Adm. Sekretariejo: Lerchner, Colmstrasse 1, Leipzig O 27 — poŝtĉeka n-ro 6835 Celo: Utiligi praktike la internacian lingvon Esperanto, por la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda (vidi la Statuton).
OFICIALA INFORMILO
Eĥoj pri disputo inter SAT-anoj kaj la ĵurnalo «Heroldo de Esperanto» trafis nin de diversaj flankoj. Oni petegis, ke la EK diru sian opinion pri la afero. Unue ni opiniis, ke ne necesas perdi tempon pri tia bagatelaĵo. Sed, ĉar la disputo akriĝas en kelkaj SAT-rondoj, hodiaŭ necesas fari jenan deklaron:
La statuto de SAT ne devas esti surpapera senvivaĵo; ĉiu SAT-ano efektive havas la devon esti ĉiam «preta servi tutplene la interesojn de la Asocio» (artikolo II). Konsekvence estas tute klare, ke se iu ano preferas aboni, kunlabori, propagandi ktp. por aliaj esp. gazetoj, ol tiuj de SAT, li grave pekas kontraŭ nian statuton kaj pro tio meritas admonojn. Sincera kaj lojala SAT-ano devas ja dediĉi sian tutan energion por kreskigi, plitaŭgigi la asocian aparaton. Kiu agas aliel, tiu povas esti nur perfidulo aŭ burĝspiritulo erare eniĝinta niajn vicojn.
Jen tute malkaŝe kia estas nia opinio pri la disputo inter «Heroldo»-anoj kaj «Sennaciulo»-anoj. Ĉu tio signifas, ke ni deziras la malprosperon de la gazeto «Heroldo de Esperanto»? Certe ne. La fakto, ke ĝi devis ĉesi sian duonsemajnan aperadon neniel ĝojigis nin. Male. Tio nur pruvas, ke nia lingvo ne estas tiom disvastigita en neŭtralaj rondoj, kiom estas dezirinde. Ni ja estas konvinkitaj, ke la aplikado de esp-o iel estas revoluciiga faktoro eĉ en la manoj de nerevoluciuloj. Sed ĉu tio signifas, ke la esp. laboristo povas, neperfidante siajn klasajn interesojn, ial kunhelpi, ial subteni neŭtralan ĵurnalon? La simpla saĝo respondas: NE. La energio foruzata profite al tia ĵurnalo vole nevole malprofitigas la SAT-organojn.
Hodiaŭ kiel antaŭ kelkaj jaroj la agitvorto: «For la neŭtralismon» restas ĝusta kaj aplikenda. La Ekzekutiva Komitato de SAT.
KORESPONDADO
TARIFO
Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.
MALLONGIGOJ: L — letero. PK — poŝtkarto. PI — poŝtkartoj ilustritaj. PM — poŝtmarkoj. bfl. — poŝtmarko sur bildflanko. k. ĉ. l. — kun ĉiuj landoj. esp-ajo — esperantajo.
Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
Aŭstrio
— K-do Paŭlo Flener, studento (19 j.), Schönborngasse 10/1, Wien VIII, k. ĉ. l. precipe kun rusaj gek-doj, L, PK.
Germanio
— K-do K. Vierheller, Radilostr. 8, Frankfurt a. M.—Rödelheim, kun bredistoj de vojaĝantaj kolomboj ĉiul., ĉiam resp.
— K-do Kurt Beyer, Walluferstr. 66, Mainz-Kostheim, Kolonie, L, PK, PI, bfl. k. ĉ. l.
— K-do Georg Weber, Unterzahlbacher Str. 30, Mainz, L, PK, PI, bfl. k. ĉ. l.
— K-do Paŭl Thomas, Mühlstr. 8, Freiburg i. Schl., L, PK, PI, k. ĉ. l., nepre certa.
— «Sekcio-Oriento Leipzig«, dez. kolektive koresp. pri ĉ. temoj, k. ĉ. l. Adr.: K-do Willy Krey, Mariannenstr. 77, II, Leipzig O 28.
— K-do Bruno Rönnebeck, Koloniestr. 129, Berlin N 20, pri ĉ. temoj k. ĉ. l.
— K-do Fritz Mossig, Canzlerstr. 28, Burkhardtsdorf i. Erzgeb., interŝ. L, PI, PM, k. ĵurnalojn. Nepre resp.
alprenu respondecon je iliaj fi-agoj!…
— Nun, al mi permesu k-do Proleto, promesu al mi!…
— Bonvolu paroli k-do Legalec’! —
— Je nomoj de k-doj Moderec’ kaj Adaptec’ mi subtenas opinion de k-do Tradici’. — Neniajn armitajn ribelojn, nenian troekscitiĝon, ni kredas, ke sinjorojkapitalistoj konsiderante nian situacion kaj konsentante ĝin helpos al ni laŭeble, sen la perfortaj postuloj!… Nome la histo…
— Kiu ankoraŭ volus paroli? — Ĉu vi k-do Konscienc’? —
— Jes.
— Bonvolu.
— Mi male — aprobas la konsiderojn de k-do Ribel’, kvankam mi ne ĉiujn detalojn konsentas. La lukto vere estas ĝustatempa, necesas nur bone prilabori ĝian planon. Ni posedas sufiĉe da forto por renversi malamikon, tamen ni devas studi metodojn de ĝia plej fruktodona eluzado. Ni ne estu optimistoj troaj, ni ne parolu, ke jam morgaŭ ni ekbatalos kaj ni venkos, sed tamen ni ne parolaĉu pri laŭprogresa alproksimiĝo al finhomo. K-doj traŝutadis historion kaj jen sur ĉigrundo ili diras, ke ne ebla estas la sukceso ĝis la progreso mem ne alprosimigos la homaron al la libero! Karuloj naivaj, — ĉu vi opinias, ke la homaro, ĉi-tolerema brutaro, ankoraŭ dum centjaroj devas atingi la paradizon surteran kaj ĉu vi pensas ke t. n. sensanga progreso postulas pli mallongan vojon? — Naiveco nepardoninda! Ĉu vi konsideras progreson kvazaŭ iun novan mesion, kies alveno savos la mondon? Ne, mesio — ĉi — ni; progreso — ankaŭ ni; liberakiro — nia tasko; ĝia plenumo — nia laboro! Do ni nur pripensu metodojn!… Sed ni ne repetu erarojn de la pasinto. Ĝia sperto vekigu nian sigardemecon. Vi parolis pri Pariza Komunumo, — ĝi falis, sed kial do; Ĝi ne estis ĝustatempa — vi diris, — maltrafe k-doj — ĝi falis nur pro tio, ke ĝi ekvolis imiti pasinton, nome — neforgeseblajn revoluciojn de jaroj 1789 ĝis 1793 kaj 1840. Marato kaj Robesp’jero inspiris gvidantojn de l’ komunumo, sed ili ne estis taŭgaj por la libera kuniĝo, liberulojn. Ili mortis kune kun morto de la granda revolucio kaj la historio ne konfesas 80 jarajn aŭtoritatojn en la politiko! Necesaj estis novaj formoj de la socikonstruaĵo, sed ili mankis! Jen la kaŭzo! Kaj ni nur parolas: por nia liberiĝo klopodu ni mem! Al la diablo tradicion kaj t. n. progresrimedojn! Vivu memagemeco de la masoj!…
— «Permesu, permesu al mi»… — kune raŭkvoĉe ekkriis kelkiuj.
Proleto diris — «Mi deklaras kunvenon fermitan», mi petas sinjorojn disiri, bonvole restu nur k-doj Ribel’ kaj konscienc’ por la amika interparolo…»
Ĉiuj disiris.
La restintoj kuniĝis en la malgranda familia rondeto ĉirkaŭ la prezidanta tablo kaj en la konsento ellaboras[?] projekton de la tutmonda festeno de l’ libero, morgaŭan tagon de l’ homaro.
…Proleto, Ribel’ kaj Konscienc’ triope… Triope en la konsento… Dmal.
— página 8 —
8 — SENNACIULO
— K-do A. v. d. Heid, presisto, Junggesellenstr. 9, Dortmund, dez. PI por ekspozicio el ĉ. l. Al ĉiu mi resp. per efika propagandilo.
— K-do Gerhard Raŭpach, Oberreh, 49, Burkhardtsdorf i. Erzgeb., interŝ. L, PI, bfl. k. ĵurnalojn k. ĉ. l. Nepre resp.
— K-do Karl Götze, Jägerstr. 6, II, Altenburg i. Th., PI k. ĉ. l.
Hispanio
S-ro Aŭrelio Nadal, Str. San Elias, 9—20, Palma de Mallorca, PM, PI, PK, k. kuriozaĵoj k. ĉ. l.
Nederlando
— Adresŝanĝo: K-do G. P. de Bruin, Wageler dw. str. 28, B. Enschede (domŝanĝo).
— «Sekcioj de ILH kaj Membroj«! Skribu esp-lingve al ni pri via laboro kaj atingitaĵoj. Ni reciproke agos per samo. Adr.: K-do D. Maarsen, Uiterweg 160, Aalsmeer.
Sovet-Unio
— Gekamaradoj! Bonvolu sendi L, PK, PI, por unua de majo al: Gub. Kom. Esp. Dom. Prosveŝĉenia, Socialist-str. Ivanovo-Voznesensk.
— K-do Leŭ Genŝaft, Nikolskaja-str. 2, Smolensk, pri ĉ. temoj, pref. kun orientanoj, amerikanoj k. aŭstralianoj, ankaŭ k. a. l.
— K-do I. F. Pugaĉov, ul. Engels 12, kv. 14, Kiev (komencanto) L, PK, PI, k.ĉ.l.
— K-dino Z. Tomilina, Detdom, 7, Kazimov, Rjaz-gub., k. ĉ. l. precipe pri virina movado, lerneja k. socia vivoj, eduk-sistemo.
— «Grupo da Bibliotekist-Esperantistoj» el lâb. bibliotekoj de Iv.-Voznesensk, dez. koresp. kun eksterl. bibliotekistoj k. laboristoj. Adr.: K-dino A. A. Medveetĉvá, Socialista str., Dom Rabotnikov Prosvzŝĉenijs, Biblioteko, Iv.-Voznesensk.
— K-do Ĉetverikov dez. koresp. kun k-doj el. ĉ. l. pri demandoj de malsanul-asekuro. Adr.: gorod Salsk, Sev. kav. kraj. Strahkassa.
— Esp. Rondeto dez. vigle koresp. pri sindikata movado, vivo k. moroj de proletaro ĝenerale k. de fervojistoj aparte, kluba laboro, politikaj k. socialaj demandoj, virina k. jun. movadoj, teknikaj k. fervojaj temoj. Adr.: Klubo de Vajner, Rondeto de Esp., str. de Karl Libkneht, 38, Sverdlovsk.
— La junula Fako de sama rondeto (gelernantoj de Sverdlovska fervoja lernejo) dez. aparte koresp. pri komsomola, junspartakista, junula k. kluba laboroj, ankaŭ pri gardo de laboro. Adr.: kiel supre.
— K-do A. Jodko, Ananjevski per 5, kv. 5, Moskvo, dez. seriozan koresp. pri arkivaj aferoj.
— Skribu al 10 junaj k-dinoj! Adr.: «Desjatka Esperantistok«, 2-a ŝkola 2 ŝtupo Stepanovastr. Iv.-Voznesensk.
— «Grupo Esperantista» de intersindikata vesperlernejo dez. koresp. pri ĉ. temoj, L, PK, PI. Certe resp. Adr.: Esperanto-Kruĵok, Kiev-str. 19, Veĉern. ŝkola, Kremenĉug.
— K-do E. Izgur, Uĉiliŝĉnaja, 6/5, Kremenĉug, pri literatur., scienc., politik. demandoj, L, PK, plej volonte interŝ. nacilingvajn esp-aĵojn.
— K-do Stefan, ŝkola 3. Internacio, Ivanovo-Voznesensk, dez. koresp. pri naturscienc-instruaferoj k. ĉ. l.

Virina Krestomatio de "Sennacieca Revuo" — EN KATENOJ DE LA MALJUSTECO — Form. 15×22,5 cm, 40 paĝoj, prezo 0,60 mk. g. — ADMINISTRACIO DE SAT, LEIPZIG O 27, COLMSTR. 1 (Germ.)
Virina Krestomatio de «Sennacieca Revuo» — EN KATENOJ DE LA MALJUSTECO — Form. 15×22,5 cm, 40 paĝoj, prezo 0,60 mk. g. — ADMINISTRACIO DE SAT, LEIPZIG O 27, COLMSTR. 1 (Germ.)

Originalo! Novaj Libroj Originalo! — L. Ivn: Ruĝo kaj Blanko, Form. 12×18 cm, 68 paĝoj. Prezo 0,60 mk. g. — Siegfried Ziegler: Sekspsikologio, Form. 12×18 cm, 56 paĝoj. Prezo 0,60 mk. g. — Administracio de SAT, R. Lerchner, Leipzig O 27, Colmstr. 1
Originalo! Novaj Libroj Originalo! — L. Ivn: Ruĝo kaj Blanko, Form. 12×18 cm, 68 paĝoj. Prezo 0,60 mk. g. — Siegfried Ziegler: Sekspsikologio, Form. 12×18 cm, 56 paĝoj. Prezo 0,60 mk. g. — Administracio de SAT, R. Lerchner, Leipzig O 27, Colmstr. 1

La plej malkaraj! La plej popularaj! — Por germanlingvanoj — Esperantaj lernolibroj kaj vortaroj de D-ro Emil Pfeffer — aperintaj en la Viena Tagblatt-Biblioteko: Esperanto in 10 Unterrichtsstunden. Elparolado, gramatiko, ekzercoj, poemoj, traduk-ŝlosilo ktp. Por meminstruo kaj kursoj. 6a ĝis 10a milo. — Erstes Esperanto-Lesebuch für Anfänger und Kurse. Elektita prozo kaj poezio kun laŭvorta germana interlinia traduko kiel ankaŭ lingvaj k. literaturaj klarigoj. — La ĝisnuna pena serĉado en vortaroj estas al komencantoj ŝparita! — Wörterbuch Esperanto-Deutsch. Enhavas ĉiujn de la Akademio akceptitajn vortradikojn kiel ankaŭ la plej komun-uzajn fakesprimojn. (En preso.) — Wörterbuch Deutsch-Esperanto. Ĉirkaŭ 100 paĝoj da dense presita teksto kun pli ol 12000 germanaj vortoj kaj 20000 tradukoj. Duobla volumeto; aperos fine de majo 1926. — La kolekto estas daŭrigota. Prezo por 48-paĝa volumeto 25 Pf., 2 kĉ., 40 groŝoj aŭst. — Tagblatt-Bibliothek Wien I, Fleischmarkt 5 (kun du steloj ĉe la flankoj)
La plej malkaraj! La plej popularaj! — Por germanlingvanoj — Esperantaj lernolibroj kaj vortaroj de D-ro Emil Pfeffer — aperintaj en la Viena Tagblatt-Biblioteko: Esperanto in 10 Unterrichtsstunden. Elparolado, gramatiko, ekzercoj, poemoj, traduk-ŝlosilo ktp. Por meminstruo kaj kursoj. 6a ĝis 10a milo. — Erstes Esperanto-Lesebuch für Anfänger und Kurse. Elektita prozo kaj poezio kun laŭvorta germana interlinia traduko kiel ankaŭ lingvaj k. literaturaj klarigoj. — La ĝisnuna pena serĉado en vortaroj estas al komencantoj ŝparita! — Wörterbuch Esperanto-Deutsch. Enhavas ĉiujn de la Akademio akceptitajn vortradikojn kiel ankaŭ la plej komun-uzajn fakesprimojn. (En preso.) — Wörterbuch Deutsch-Esperanto. Ĉirkaŭ 100 paĝoj da dense presita teksto kun pli ol 12000 germanaj vortoj kaj 20000 tradukoj. Duobla volumeto; aperos fine de majo 1926. — La kolekto estas daŭrigota. Prezo por 48-paĝa volumeto 25 Pf., 2 kĉ., 40 groŝoj aŭst. — Tagblatt-Bibliothek Wien I, Fleischmarkt 5 (kun du steloj ĉe la flankoj)

UNS — PRODUKTIV-GENOSSENSCHAFT G. M. B. H. — Presejo kaj eldonejo — Laŭ plej moderna stilo estas liverataj: GAZETOJ / ĴURNALOJ / VERKOJ / KATALOGOJ / BROŜUROJ / AFIŜOJ en ĉiuj eŭrop. lingvoj — ESPERANTO-FAKO — Petu oferton k. katalogon — LIBROBINDEJO — LEIPZIG S 3, ELISENSTR. 163, TELEFON 35622
UNS — PRODUKTIV-GENOSSENSCHAFT G. M. B. H. — Presejo kaj eldonejo — Laŭ plej moderna stilo estas liverataj: GAZETOJ / ĴURNALOJ / VERKOJ / KATALOGOJ / BROŜUROJ / AFIŜOJ en ĉiuj eŭrop. lingvoj — ESPERANTO-FAKO — Petu oferton k. katalogon — LIBROBINDEJO — LEIPZIG S 3, ELISENSTR. 163, TELEFON 35622
Presejo: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG
N.º 84, 6 de mayo de 1926
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
SENNACIULO
2-a Jaro, N-o 32 (84) — APERAS SEMAJNE — 6. Majo 1926
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
| Sidejo de la Redakci-Komisiono: Colmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio) | Sidejo de Ekzekutiva Komisiono de SAT 23, rue Boyer, Paris XX | Administranto: R. LERCHNER Colmstrasse 1, Leipzig O 27 |
KONTRAŬMILITAJ PENSOJ
La mondmilito fariĝis fatala por la proletaro de la tuta mondo. La Socialista Internacio disiĝis kun la eksplodo de l’ mondmilito. Ĵus en la momento, kiam ĝi devas sin montri kiel aktiva ŝirmkaj defendligo de la proletaro. Ĉiuj, dum multaj internaciaj kongresoj akceptitaj decidoj kaj rezolucioj fariĝis sensignifaj paperaĉaj. La socialistaj partioj de ĉiuj landoj marŝis pli malpli en la nacian tendaron. «Insisti» kaj «defendo de la lando» fariĝis la devizoj.
Tamen, baldaŭ post eksplodo de la milito malgrandaj medioj konsciiĝis, ke la internacian starpunkton valorigi estu necesa ankaŭ dum milita tempo. Precipe en tia situacio. Ne nacio kontraŭ nacio, sed laborista klaso kontraŭ kapitalista klaso, nur per tiu ĉi devizo la laborista klaso povas atingi la solidarecon pri kiu instruas la socialismo. Klasbatalo devas esti gvidata ankaŭ dum la milito. Tio postulas agokapablan Internacion.
Tiuj socialistoj, tiel pensintaj, estis klopodantaj trovi neleĝajn vojojn por internacia interkonsentiĝo jam dum la unua tempo de la mondmilito. Tiamaniere efektiviĝis la internacia konferenco en Zimmerwald (intermonta vilaĝeto apud Bern) komence de sept. 1915. Rezulto estis, grava per akraj vortoj verkita manifesto laŭ tiutempa ebleco. En la militantaj ŝtatoj oni nur povis ĝin kaŝe disvastigi, sed la plej grava dokumento de internacia propagando kontraŭ la milito penetris ĝis la frontojn.
Pli signifplenaj estis la rezultoj de la dua t. n. zimmerwalda konferenco, okazinta de la 24.—30. aprilo 1916 en Kiental (en alta montaro). Kvankam la konferenco jam kelkajn semajnojn antaŭe estis lokigita al Holando, la oficialaj instancoj eksciis pri ĝi. Antaŭ la konferenco okazis drama antaŭkonferenco en popoldomo de Bern. Ĝi rilatis al la intertempe mortinta maljuna svisa k-do Greulich, kiu estis implikita en kompromita afero, eĉ koncernanta Italion, precipe la italan socialistan partion kaj kaŭzanta al ĝi gravajn malfacilaĵojn. La svisaj k-doj komprenigis al li, ne veni al Kiental — sensukcese. Nun la italoj postulis la foreston de Greulich, alikaze ili senprokraste estus reen vojaĝintaj. Greulich kondutis sufiĉe embarasite kaj senenergie. Finfine li cedis, ĉar aliel lia foresto estus decidita. La debatoj pri tio daŭris horojn kaj estis parte tre ekscitigaj. La afero Greulich—Italio neniam klariĝis kaj post la milito ĝi estas forgesita.
Alimatene — tre frue — oni veturis per vagonaro ien. Neniu, krom Grimm, kiu ĉion prizorgis, konis la celon. Tiu sekretigo havis bonan motivon; spionoj kaj jurnalistoj restu neinformitaj. Ĉio bone prosperis. Oni konferencis en bele lokita vilaĝeto kaj tiuj tagoj restos por la partoprenantoj en bona memoro. La ĉefaj laboroj estis faritaj de komitatoj kiel kutime. En la malmultaj plenkunsidoj plurfoje okazis ekscitigaj scenoj.
La konferenco de Zimmerwald-Kiental ne povis kaj ne volis krei novan Internacion. La konferenco de Kiental antaŭ ĉio dediĉis al la finigo de milito kaj al la sinteno de l’ proletaro al la pacdemandoj. La opinioj pri ĉio ope disiĝis, principe tamen regis unueco.
La oficiala raporto pri la konferenco en la bulteno n-ro 5 de la I. S. K. diras: Ĉiuj konferencpartoprenantoj estis unuecaj pri la definitiva malkonsento de la nesocialista, la proletaron trompanta percepto. Ne per ripozantaj brakoj, ne per sagacaj rezolucioj, decidoj kaj proponoj la laborista klaso kapablos kontraŭstari la danĝerojn de venontaj militoj. Sen batali por siaj postuloj, dum paco same kiel dum milito, ĝi restos senpova kaj ne havos influon al packondiĉoj. La babilado pri daŭra paco, kies efektivigo estas ŝovata al la kapitalista reĝimo kaj diplomataro, signifas trompon de l’ proletaro kaj finas oferante siajn plej bonajn fortojn senutile sur la buĉejo de l’ imperialismo.
Laŭ tiu ĉi senco estis la decidoj, kiuj el la Kiental trairis, la mondon. La spirito kaj la konfeso al Internacio esprimiĝas meze de nacia ebrieteco. Malgraŭ tio en multaj okazoj multaj k-doj devis oferi sian liberon eĉ vivon. La malnova politika sistemo rompiĝis. Nun la lasta batalo kontraŭ la kapitalista reĝimo nur povos sukcesi sur internacia bazo.
Ĉar hodiaŭ la Marksismo estas ne plu nura ideo, sed se la proletaro volas, ĝi povas ĝin realigi en la tuta mondo. Nur estas necesa la klaskonscio inter la laborantaj masoj, per tio ili mem sentas sian ne supereblan forton kaj rompos ĉiujn barojn, kiujn ruze, sagace aŭ rigore eltrovas la parazita malplimulto de la kapitalistaro. Do, unuece ni eluzu ĉiujn rimedojn por la finvenko. Rr.
VI. SAT-Kongreso en Leningrad 5.—10. aŭgusto 1926 — Senprokraste sendu vian aliĝon!
— página 2 —
SENNACIULO — 2
Kio okazos en Bulgario — la lando de l’ pendigiloj
Nur kelkaj monatoj pasis de post kiam regas la «nova» registaro de Ljapĉev, kiu ŝanĝis profesoron Cankov kaj la rezultoj estas klaraj kiel plena tago.
La interna politika kaj ekonomia situacioj restas ĉiam samaj, la teroro ne ĉesas eĉ momente kaj la suferanta popolo, persekutata dum tri jaroj, nun estas igita toleri sur sia dolorigita dorso la batojn de nova teroro, pli akra kaj pli kruela.
Ankoraŭ la unuan tempon la «nova» registaro distrumpetis per la bulgara kaj fremdlanda gazetaro, ke ĝi donos vastan amnestion al ĉiuj politikelmigrintoj kaj malliberigitoj. Tamen — monatoj pasis kaj la rezulto? Nur unu eta parto de l’ politikmalliberigitoj estas liberaj. Anstataŭ tio, dank’ al la sama leĝo de amnestio oni liberigis kelkmilojn da ordinaraj krimuloj, amikoj de l’ registaro mem, kondamnitaj iam pro diversaj vulgaraj krimoj. La revenintaj kun miranda kuraĝo Bulgarion kelkdekoj da politikelmigrintoj pereis ĵus surpaŝintaj la teritorion de «kara Patrio», kaj tiuj inter ili, kiuj havis la feliĉon atingi siajn noktlokojn, devis senvole fariĝi kontraŭstari en la manoj de l’ juĝistoj — por atesti aŭ eĉ kulpigi elmigrintojn — komunistojn, kontraŭ kiuj oni starigis procesojn. —
Do, ni devas anonci laŭte, ke fakte amnestio ne estas donita kaj la faŝista registaro mensogas cinike. La malvarmaj bulgaraj malliberejoj estas plenplenaj kun revoluciaj laboristoj kaj vilaĝanoj, kondamnitaj je morto, dumviva aŭ multjara mallibero aŭ — atendantaj siajn juĝprocesojn. Pli ol 5 mil politikelmigrintoj vagas de lando al lando, malsataj, malsanaj, for de siaj proksimuloj. Por ili la bulgaraj limoj eble ankoraŭ longan tempon restas fermitaj. Kaj samtempe la militaj kaj ordinaraj juĝejoj ne ĉesas eldoni novajn drakonajn kondamnojn. Nur unu freŝa ekzemplo sufiĉas: en urbo Burgas inter la juĝitaj 130 komunistoj nur du ĝis tri dekoj estas amnestiotaj, 28 estas kondamnitaj je morto per pendigo kaj ĉiuj aliaj — al dumviva kaj multjara mallibero.
La terura leĝo por defendo de l’ regno funkcias ankoraŭ — kun plena vaporo. Dumnoktaj eltiradoj de l’ hejmoj, la «senpostsignaj malaperoj» de laboristoj kaj vilaĝanoj daŭras. Subite publiko eksciias, ke maskiĝintaj homoj prenis iun je noktmeza horo de lia lito kaj lin oni ne vidas plue, li «malaperis senpostsigne» — mortigita ie sur la kampo.
Nature, ke ĉio ĉi estas afero de la tiel nomataj «nerespondecaj faktoroj» de generalo Volkov, konsistantaj el famaj buĉistoj — oficiroj kaj faŝistoj, kiuj daŭrigas sian nigran rolon laŭ la sama sangmaniero, kiel iam, dum la regado de Cankov. Des pli, ke ilia ĉefo — generalo Volkov, restas ankoraŭ militministro. Lin oni ne ŝanĝis de l’ registaro, ĉar li estas tiel necesa kaj urĝa por la «trankviligo» de lando . . .
Lastatempe, super ĉio, en Lam, Razgrad kaj multaj aliaj urboj fondiĝis nova organizajo, nomata «Patruja Defendo», kies celo, interalie, estas terorigi kaj persekuti speciale la hebrean loĝantaron. Ĝi estas sub la alta protekto de granda mortiginto de bulgara popolo-eksministro generalo Rusev. En urbo Sedlievo, en la domo de advokato opozicia, kiu devis pledi komuniston en la juĝejo, oni ĵetis bombon. Malgraŭ, ke la afero okazis kontraŭ la kazernoj mem, kie alifoje ĉiu bruanta ebriulo tuj povas esti arestita, nun la atencinton oni ne povis aresti, li «sukcesis» forkuri. Ni notas, ke tio estas verŝajne jam la 50. simila okazo ĝis nun.
Nenia laborista gazetaro ekzistas nuntempe. La popolo havas neniajn rajtojn al organizado kaj kunvenoj. Kiam aperas gazetoj aŭ jurnaloj kun pli opozicia karaktero, ili travivas nur kelkajn numerojn kaj poste oni malpermesas ilin kaj kontraŭ iliaj redaktoroj komenciĝas procesoj. Eĉ la organo de sendependa sindikato estas ĉiutage malhelpata. Antaŭ 2—3 semajnoj la polico konfiskis ĝin dum unu kaj sama tago en 40 urboj.
800 familioj el unu vilaĝo en Sud-Bulgario sendis petskribon al ministroprezidanto Ljapĉev, en kiu, priskribante, ke depost 9. junio 1923 (kiam la faŝistoj faligis Stambolijskij) ĝis nuna momento ili estas konstante turmentitaj; ili petas, postulas efektivan amnestion al iliaj proksimuloj — malliberigitoj kaj elmigrintoj kaj por si mem — garantion de ilia vivo. La respondo de tiu ĉi peticio ne estas konata ankoraŭ, sed certe ĝi restas sub la tapiŝo, kiel ĉiuj similaj.
Anna Karima, fama bulgara verkistino kaj fondintino de kelkaj gravaj organizaĵoj, forkurinta lastatempe Parizon, enpresis en la franca gazetaro alvokon al la tuta eŭropa socio, kiu finiĝas jene: «Plej granda teroro regas nun en mia lando. Se Cankov foriros, alia estos starigota sur lia loko de l’ oficiroj kaj li devenos de sama partio, formita per la regna ŝtato. La ministroj povas foriri, tamen la tiranio restos. Kontraŭ la forto de l’ oficiroj, macedonoj kaj vrangelistoj¹) — ĉiuj armitaj ĝis dentoj, la popolo neniel povas kontraŭagi.»
Komprenble, pro tiu alvoko la registaro ekkomencis proceson kontraŭ la suprenomita verkistino — laŭ la leĝo de regna defendo.
La bulgara popolo, suferanta samtempe sub la akra ekonomia krizo kaj senlima blanka teroro estas batita kruele, sed disbatita — ne ankoraŭ. En ĉi punkto la opinio de Anna Karima estas tute malĝusta. Ĉar la klaskonscienco ne estas ankoraŭ neigita, internaj fortoj bolas en la popolamasoj, al la faŝistaj perfortoj ili respondas kun kontraŭago. Interesan bildeton de l’ popolamasa humoro prezentas la okazintaj dum februaro elektoj en 72 urboj. Ministroj, deputitoj de regpartio, urbestroj kaj ĝendarmoj agitis, arestis kaj batis samtempe ĉiun malamikon de la registaro kaj — malgraŭ tiu neaŭdita teroro la registaro ricevas nur 72 000 de l’ voĉoj, aŭ 40 % kaj la opozicio — 108 000; aŭ 60 %.
Estas klare, ke malgraŭ la teruraj kaj senhomaj rimedoj, kiujn uzas la sangaj bulgaraj faŝistoj kontraŭ la laboristoj kaj vilaĝanoj, celante nuligi ilian klaskonscion kaj agpovojn — ili restos nevenkeblaj. Novaj bataloj staras antaŭ la bulgara proletaro — proksimaj kaj grandaj. La burĝaro mem hakas la branĉon, sur kiu ĝi staras. Ĉar la blanka teroro estas certa antaŭiro al tiuj novaj revoluciaj bataloj, kies fino povas esti nur unu: nepra venko de l’ proletaro. — Paŭlo-Nikolović.
¹) Rusaj blankuloj de armeo de Barono Vrangel.
Laborista loĝejkonstruado en USSR
Rerigardante al rezultoj de la lasta konstru-febro, okazinta dum pasinta somero en ĉiuj grandaj centroj de USSR ni konvinkiĝas, ke devizo de loĝejkonstruado por laboristoj devas esti ne flikado de niaj loĝejbezonoj, ne ekstera blankigo de fasadoj kaj kolorigo de tegmentoj, ne konstruado de apartaj dometoj, ekzistebIaj ne pli, ol dum tri ĝis kvar vintroj, sed konstruado, pli ĝuste — po ioma kreado de la tutaj urboj — ĝardenoj aŭ komence, — urbpartoj ĝardenaj, konstruitaj konforme al lastaj atingoj de tekniko.
Ĉi ideo, kiel ni ekvidos iom poste, enhavas nenion fantasiegan. Ja estas elspezitaj dum jaro 1925 por komuna konstruado, laŭ la plej neplenaj informoj ĉirkaŭ 90 milionoj da rubloj. Se oni proksimume kalkulus en kiom da urboj, kia kvanto da grandaj regionoj estas alikonstruebla laŭ nova tipo — tiam sendube oni ricevus tre solidan sumon.
La plej unua el urboj taksintaj la tutan valoron de ĉi ideo estas Leningrado. Dum ĉi jaro leningrada gubernia komitato per kunhelpo al koopera konstruado de laboristaj loĝejoj, anoncis unue en USSR konkurson de projektoj de novtipaj domoj, dediĉataj speciale por laboristoj. La celo de ĉi konkurso estas evidentigo de tia tipo de domo, kiu samtempe enhavas reptilon de nia nova sociordo, konformus al naskiĝanta nova moraro, respondus al postuloj de arto kaj arkitekturo, laŭ konstrukcio estas la plej simpla kaj malkara.
Ĉiu el tiaj domoj laŭeble devas enhavi komunan manĝejon, klubejon, tolajlavejon, infanejon kaj ambulatorion, kaj en grandaj domoj estas necesaj: filio de kooperativo, biblioteko, kino kaj Radio.
La konkurso evidentigis interesajn projektojn, kiuj estas realigotaj dum estonta konstru-sezono. Parto de la projektoj estas tiaj, kiaj havas senduban valoron je tutmonda skalo. Atenti ĉi flankon de la nova laborista moraro — kreon de urbpartoj-ĝardenoj, konstruitaj konforme al lastaj teknikatingoj estas problemo de sekvonta konstruo-sezono. Mez-Aziano (K. Koblov.)
— página 3 —
SENNACIULO — 3
PRO MIZERO ŜI PERDIS ĈASTECON
Ŝi sidis sur ŝtupoj de l’ luksa palaco Kun brust’ sekiĝinta pro longa malsat’, Ŝi petis almozon sur stratoj, sur placoj, Sed homoj mokante paŝadis en strat’.
Ŝi vivi deziris, sed vivo ne volis Ekhelpi eĉ fojon dum peza luktad’. Nur vent’ per hararo fraŭlina petolis Kaj kisis la lipojn de ŝi, kiel frat’.
Brilegis palaco kaj ludis muziko Feliĉe kaj ĝoje, sen baro, sen lim’, Sed frost’ ŝian korpon eniĝis fortika Sur nigra, malvarma, malluma pavim’.
«Ho, senlaboreco! Ho, vi, malbeninda! Ĝis kiam vi estos venkanta en viv’?» Ŝi kriis kaj ploris fraŭlin’ kompatinda Kaj larmoj fluetis al ŝtona pavim’.
«Hej, vi, belulino, por nokto — kvin kronoj, — Ĉu estas konsenta ekiri vi min?» — La vortoj el nokt’ kvazaŭ paf’ el kanonoj En korpon, en kapon ekbatis tuj ŝin.
Jen ŝi ekleviĝis, foriri komencis. Denove aŭdiĝis ekkri’ apud ŝi: «Mi ĉiam bonege per mon’ rekompencis, Do, prenu dek kronojn kaj iru kun mi.»
Knabin’ ŝanceliĝis, eĉ perdis ŝi spiron: «Tri tagojn jam sidas sen pan’ famili’! . . .» «Hontinde! Terure!» . . . Sed fine ŝi viron Aliris kun trem’ kaj ekpaŝis kun li.
En ĉambro malpura, en ia gastejo Ŝi perdis ĉastecon dum tiu-ĉi nokt’ . . . Matene kun ploroj ŝi iris loĝejon, Li ŝin akompanis kun rido kaj mok’.
Burĝaĉ’ malbeninda! Ne konis li veron, Ke monon alportis ŝi al famili’ Kaj poste foriris kaj urba rivero Forglutis la veron pri ŝi kaj pri li.
Denove — matene . . . l’ alia . . . la tria . . . Ŝin vane atendas gepatroj al si . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
Ho, kiam vin, burĝoj, el mondhistorio Forjetos por ĉiam la revoluci’?
Originale verkita de R. Nikolskij (5241).
Prostitucio en Hindio
Fragmento el abomenaj maldecaĵoj okazantaj en britaj kolonioj
En la urbo Bombaj (Hindio), sur la strato Grent-Roud sub la senpera observado kaj kontrolado de grandbrita polico, sub la flago de lia reĝa moŝto Georgo, estas enestigitaj ferkaĝojn naŭcent (900) nudigitaj virinoj. Meze de la strato moviĝas tramo; ambaŭflanke, envice, estas disponitaj la kaĝoj. En ĉiu po ses virinoj estas fermitaj. Plejparte — hindinoj kaj japaninoj. Sed estas ankaŭ franc-, german-, ruman- kaj rusinoj. Malestas nur anglinoj kaj amerikaninoj. En ĉiu kaĝo staras po du malpuraj litoj. Malofte — unu. Al la kaĝoj seninterrompe alvenadas pasantoj; ĉirkaŭrigardas elektante. Kiel en menaĝerio. Ne. Kiel en viandbutiko. Se plaĉas, ili ŝovas tra la krado kvar aŭnojn, observisto malfermas, lasas vizitantojn eniri al prostituistino. Kaj ĉio cetera okazas ĉi-samloke, antaŭ la publiko, staranta ĉe la kadroj. Dum sabatoj antaŭ la kaĝoj — longaj vicvostoj. Staras hindoj, ĉinoj, maristoj — por ricevi virinon por kvar aŭnoj. Sed ne anglinon! Anglio estas reprezentata per policano, observanta ordon en la vicoj kaj forkondukanta en la policejon pro falsa arĝentmonero. Ĉi-abomena fakto estas atestata de multiuj, ĉar la tuta loĝantaro de Bombaj ĝin konas; tamen «nek unu bonmora, konservativa aŭ liberala jurnalo en Londono neniam skribis eĉ unu linion pri tiu-ĉi koŝmaro». — Ĉar la fakto estas tre demonstrativa rilate al konduto de imperialistoj kaj ilia gazetaro multe blufanta kaj mensoganta pri aliaj landoj, estus utile ricevi jescertigojn kaj detalajn priskribojn laŭ esenco de l’ okazo de k-doj, konantaj ion pri ĝi kaj precipe SAT-anoj el Bombaj mem. Ties komunikojn ni kore dankas kaj enpresigos ilin en alilandaj presorganoj, kiel nerefuteblan pruvon unuflanke, de l’ kapitalista reĝimo kaj duaflanke, de l’ vereco de la laborist-kamparana gazetaro, demonstrante pliafoje tutan signifon de Esperanto, kiel utilega trakondukilo de solidareco laborulara.
El «Iskrej Kooperacio» Tradukis N. Fedorov SAT-ano 3736

Foto de la fasado de konstruaĵo en la strato Grent-Roud en Bombaj: dometo kun kradfenestroj sur la teretaĝo kaj balkonoj kun fermitaj ŝutroj supre.
Foto de la fasado de konstruaĵo en la strato Grent-Roud en Bombaj: dometo kun kradfenestroj sur la teretaĝo kaj balkonoj kun fermitaj ŝutroj supre.

Foto de strato en Bombaj: du virinoj kovritaj per longaj vualoj paŝas antaŭ pordo de domo kun kradfenestroj.
Foto de strato en Bombaj: du virinoj kovritaj per longaj vualoj paŝas antaŭ pordo de domo kun kradfenestroj.

Foto de longa strato en Bombaj kun arkaĵoj kaj kradfenestroj; kelkaj homoj staras kaj sidas antaŭ la pordoj, kaj lampofosto en la mezo.
Foto de longa strato en Bombaj kun arkaĵoj kaj kradfenestroj; kelkaj homoj staras kaj sidas antaŭ la pordoj, kaj lampofosto en la mezo.
(La kliŝojn afable pruntis al ni «Labour Woman», kiu faris ilin laŭ la originalaj fotoj, faritaj de T. Johnston M. P. dum sia vizito en Hindujo lastjaron. Red.)
— página 4 —
SENNACIULO — 4
Idilio senigita de ĉarmo
«28. Oktobro» alportis bildeton de Bratislava urbanguleto kun rimarko, ke eĉ Bratislava havas interesajn kaj idiliajn urbangluetojn kiel Praha.
Kiam mi vidis sur la bildeto la idiliajn dometojn, konstruitaj ĉe la ambaŭ flankoj de la strato, kondukanta de hebrea kvartalo en Bratislava al Schlosberk, viviĝis en mia penso rememoro je neidiliaj vidaĵoj, kiujn mi en tiuj ĉi idiliaj dometoj vidis dum trarigardo kun bratislava urba fizikisto d-ro Kovač.
Unu dometo. Korto kiel manplato. Sur la ŝtupetaroj koncize faritaj laŭ modelo de kokoŝtupetaro, ni grimpas en iun kavernon kokejsimilan. Kion ni faros en la kokejo? — mi demandas min mem. Kurbigitaj ni eniras. Aĉa ejo 1½ m longa, 1 m larĝa kaj 1½ m alta estas kuŝpreparita per ĉifonaĵo kaj servas por homa loĝado. Loĝas tie ĉi almozulino, kiuj per la almozo devas pagi al la domposedanto 100 kč. (sumo grandega por ĉi ejo. Rimarkas de tradukinto) pomonate por ĉi «loĝejo».
Alia dometo. De ekstere teretaĝo, kaj oni ne komprenas, kiel tio estas ebla, ke vi malsupren iras en la unuan, duan kaj fine eĉ en la trian etaĝon. Ĝi estas konstruita en iama kastela fosego. Loĝas tie ĉi bratislava malriĉularo. Tio ne estas loĝejo, tio estas turmentejo en kiu maturaj homoj estas turmentitaj de nekalkuleblaj malsanoj, el kiu la tuberkulozo (ftizo) plirapidigas ilian vivtragedion kaj kie la infanoj post nelonge mortadas je spinito, rakito kaj aliĝanta pulmoftizo. Malriĉa ŝuisto montras al ni sian infanon. (Tri estis jam mortintaj.) Ĝi estas sesjara, sed ĝi ne povas je la piedoj stariĝi. La spino ruĝa de febro ŝveliĝis kaj ekstariĝis tiel, ke tio aspektas kvazaŭ sub la haŭto de la infano troviĝas rompaĵeto de timono. Eĉ al la doktoro, kutima rigardi al morto kaj suferoj ĉiutage en okulojn, eliras la larmoj. Li ne hontas pro tio. Kaj mi pensas: «Kiam la kompatinda morto finigos suferadon de ĉi infano? Ni eniras «loĝejon» en kiu tiu kaj aliaj familioj loĝas. Estas tie krepusko, preskaŭ mallumo. D-ro Kovač prenas mian manon almetante ĝin sur la muron. Fluas sur ĝi rivereto de akvo. En la ĉambraĉo estas tiel malsekece kaj ŝimo tiel akre malbonodoras, ke la pulmoj kuntiriĝas, kvazaŭ ŝtonego estis metita sur ĝin.
Denove ni eniras alian «loĝejon». Ni estas devigitaj stari inter la pordo. En ĉi ejo estas unu lito, unu ŝranko kaj kvar homoj. Nun restas ne tiom da loko, ke oni povu tie starigi almenaŭ seĝon. La ejo ampleksas 200 × 160 × 200 cm. Du homoj dormas sur la lito, unu en la strateto kaj unu sub la lito. Plafono estas akvumigita, la akvo elfrapis truon kaj vi vidas bluan ĉielon, ĉar eĉ la tegmento estas difektita kaj la homoj diras: «Oni bone dormas tie ĉi dum bela vetero, sed kiam pluvas aŭ neĝas, pluvas rekte sur nian liton. Tiam en nokto ni ne povas dormi. La domestro ne volas ripari la tegmenton kaj ni sen lia konsento ne povas tion fari.»
Ni vidis multajn kaj multajn vidindaĵojn en ĉi dometaĉoj idilie aspektantaj por tiu, kiu ŝatas rigardi ilin de ekstere, sed en panoptikon en kiu skrupule kaŝita estas la homa mizero kaj senpoveco kaj kiu estas trasorbita de suferado de mizerulo li ne ekrigardas.
En la korto estas la alia dometo alglutita al estinta kastela muro. Sur la tegmento postrestas nur kelke da pajlofaskoj, inter ambaŭ dometoj estas nur tre malIarĝa strateto en kiu amuzas sin duonnudaj infanoj. Senvole trudiĝas al vi la penso ĉu la okuloj de l’ malgravaj kaj malpuraj infanoj toleras la sunan lumon. Ĉiun ilian ripon oni vidas kaj la vangostoj elstaras. Ili amuzas sin en koridoreto, kiu signifas por ili eble la tutan mondon. Sed eĉ ilia ludo estas iel senviveca. Oni vidas, ke amuzas sin tie ĉi infanoj tre malsanaj.
Ni eniras internon. La fenestro, tra kiu povus almenaŭ iom da lumo trapenetri estas surgluita de papero. Vitron ĝi ne havas. Poŝelektra lampeto de d-ro Kovač lumigas ĉi tombon.
Ligna kofro, disfaliĝanta lito kaj vesthokaro estas la sola meblaro, kiun vi tie ĉi trovas. Amaso da ĉifonaĵo sur la lito, ne bele disetenditaj, ekmoviĝis. Kuŝas tie homa estaĵo. Ĝi paroIas kun ni, kaj tusante ĝi kraĉas en ĉifonaĵon. Je unua rigardo, vi tuj eĉ ne estante d-ro eksciias je kio la estaĵo suferas. Kaj ankaŭ vi povas precize diveni kiel longe tio daŭros, ĝis oni ĝin — mizerulon — el tiu ĉi ejaĉo elportas rigidam. Ĝi tamen timas, kvankam ĝi povas nenion perdi. Ĝi aŭdis ion pri deprenado de la loĝejoj. Kaj ĝi pensas, ke ĝia loĝejaĉo iun interesus. La najbarinoj al ĝi diris, ke se ili estus de ofica ordono elloĝejigitaj, la infanoj irus al la orfejo.
Tiajn kaj similan bildeton vi trovos en tuta strateto, kondukanta de Zidovská (hebrea) kvartalo al Schlosberk. Kelke da nove konstruitaj dometoj faras escepton.
Nu, ĉu tio ĉi ne estas idilio, kion oni vidas sur multaj bildetoj, kiel montriĝis al la raportanto de «28 Rijen» (Oktobro) kaj fine kiel montriĝas eĉ al ĉiu, kiu ĉi belan straketon vidas, nek ekpasinte en iun loĝejon, senigita de sia ĉarmo tuj kiam ni konas la neidilian vivon de homaj estaĵoj, kiuj estas kondamnitaj loĝi en ĉi «idiliaj» domaĉetoj. El ĉeka Právo Lidu»
(Rajto de Popolo) tradukis Jos. Sedzimir.
La belgaj faŝistoj ĉe la laboro
IRH. — El Bruxelles oni skribas: Post faŝista kunveno, en kiu okazis senhontaj fiparoladoj kontraŭ la ministroj kaj la socialistaj gvidantoj, faŝistoj renkontis hazarde la ministron por eksteraj aferoj, Vandervelde, kiu estis sen iu ajn akompananto. Ili ĉirkaŭis lin, insultis kaj eĉ atakis lin perforte. De malantaŭe oni tiris lian ĉapelon; krom tio li ricevis kelke da batojn. Tre energie li defendis sin, ĝis venis la polico. Flanke de la prokuroro estas komencita tuja esplorado. Trad. 4230.
Ruĝarmeana saluto al la laboristaro tutmonda
Hodiaŭ, en la plej granda tutmonda proletaria festotago, el muroj de la granda lernejo — ruĝarmeana kazerno, ni sendas al la laboristaro tutmonda nian fratecan saluton.
Hodiaŭ sur stratoj kaj placoj en ĉiuj urboj, en ĉiuj anguletoj de la grandega Sovet-Unio junaj ruĝarmeanoj faras sian militjuron, sian «Solenan Promeson» ĝis la lasta guto de sango defendadi proletariaron ĉiulandan.
Jen kion diras ĉiu ruĝarmeano dum la Solena Promesado:
«Mi, filo de laborula popolo, civitano de Soveta Socialista Respublika Unio, mi prenas nomon: batalanto de Laborist-Kamparana Ruĝa armeo.
Ĉe okuloj de laboristaro sovet-unia kaj la tutmonda mi deklaras min devigita porti tiun-ĉi nomon honestece, konscience ellernadi militstudadon kaj kiel pupilon de la okulo, zorgi popolan kaj armean havajon de malboniĝo kaj detruado.
Mi deklaras min devigita firme kaj ne ŝanceliĝante plenumi revolucian disciplinon kaj senkontraŭdire plenumadi ĉiujn ordonojn, ricevotajn de komandantoj, starigitaj per potenco de Laborist-Kamparana registaro.
Mi deklaras min devigita gardi min mem kaj miajn kamaradojn de ĉiuj malbonagoj, hontigantaj kaj humiligantaj indecon de la civitano sovet-unia kaj ĉiujn miajn agojn kaj pensojn alceligi al grandega celo — liberigo de l’ tuta laborularo.
Mi deklaras min devigita tuj post la unua alvoko de la Laborist-Kamparana Registaro elpaŝi por defendadi sovetan regadon kaj dum batalo por Unio Soveta Socialista Respublika de ĉiaj atakoj kaj atencoj flanke de ĉiuj ĝiaj malamikoj, por socialismo kaj frateco de popoloj ne ŝpari miajn fortojn kaj eĉ la vivon mem.
Se pro malbona intenco mi rompos tiun-ĉi mian solenan promeson, — do estu mia sorto — ĉies malestimego kaj punu min severa mano de l’ revolucia leĝaro.»
Jen kiel juras hodiaŭ, 1. Majo niaj ruĝarmeanoj. Ni scias, ke en aliaj landoj dum tiu-ĉi tago bajonetoj kaj pafiltuboj soldataj estas starigitaj kontraŭ la laboristaro. Sed niaj ruĝarmeanaj bajonetoj kaj pafiltuboj hodiaŭ, kiel ĉiam, estas starigitaj kontraŭ niaj klasaj malamikoj — kontraŭla burĝaro kaj ili ĉiam estas pretaj mortfinigi ĝin.
Ni estas ne nur simbolo de la revolucia batalo. Ni kunigis en nia laboro ruĝarmean signon — kvinpintan ruĝan stelon kun signo esperanta — kvinpinta verda stelo. En nia militregiono estas pli, ol 300 ruĝarmeanoj — esperantistoj kaj en la tuta Ruĝarmeo — ĉirkaŭ 1000. Ni portas sur pintoj de niaj bajonetoj ne nur klasan venĝon sed ankaŭ proletarian unuecon, kulturon kaj pacon estontan. Kaj per internacia proletaria lingvo ni hodiaŭ tutkore salutas proletariaron tutmondan.
Komisiite de ruĝarmeanoj-esperantistoj sekretariaro de ruĝarmeana sekcio
R. Nikolskij (5241).
— página 5 —
SENNACIULO — 5

Kvinpinta stelo kun la literoj «SAT» interne, apud la titolo de la komuniko.
Kvinpinta stelo kun la literoj «SAT» interne, apud la titolo de la komuniko.
VIa SAT-KONGRESO EN LENINGRAD
5.–10. aŭgusto 1926
2. KOMUNIKO
KONGRES-KOMITATO
Gek-doj: Koĉkin, Lisicin, Podkaminer, Semjonova, Urban.
KORESPONDADRESO:
K-do S. Podkaminer, Petropavlovskaja 4, kv. 34, Leningrad — Sovetio.
KOTIZO: Egala al la jara SAT-kotizo.
ALIĜILOJ
Skribu la nomon, antaŭnomon, adreson, profesion, partitendencon, n-o de SAT-matrikulo, aktiva aŭ pasiva, membrecon.
Sendu aliĝilojn kaj kotizojn al k-do Lerchner, Leipzig O 27, Colmstrasse 1, aŭ al k-do Glodeaŭ, 23, Rue Boyer, Paris XX.
Sovetaj gek-doj sendu al k-do S. Podkaminer laŭ supremontrita adreso.
Pri Unuiĝismo
Pri la konfuzo en Eŭropo de la esprimoj uzataj kiam oni parolas pri diversaj sistemoj de unuiĝismo, mi volas diri, ke mi tute konsentas al la opinioj, esprimitaj de kamarado 1100 en sia artikolo «Senn» n-ro 66, titolita «Fak-Unuiĝismo kaj Fak-Unuiĝismo».
La temo aperas ĝustatempe, ĉar ĝi estas tre grava kaj devas klariĝi tuj. Fak-Unuiĝismo estas nur alia nomo por meti-unuiĝismo, en kiu la laboristo estas organizita laŭ la iloj, kiujn li uzas. Ĝi estas la malnova unuiĝismo, kiun la kapitalistoj jam ne timas.
La nova unuiĝismo estas la industria unuiĝismo, en kiu la laboristo estas organizita laŭ la industrio en kiu li laboras.
La kapitalismo estas nun pli potenca ol iam antaŭe kaj ĝi nuntempe prepariĝas por sia lasta batalo kontraŭ la laboristaro. Se ĝi gajnos la batalon estos pro tio, ke la laboristoj ne scios uzi la plej fortan armilon, la industrian unuiĝismon. La batalejo ne estos sur la politika kampo sed ĝuste ĉe la produktejo. Dum la kapitalistoj regas, ekonomie, la politika agado estas por ni senvalora. Kiam ni regos ekonomie tiam ni regos sur la politika kampo kaj ĉie.
Por pruvi, ke la meti-unuiĝismo ne taŭgas, nur rigardu la unuiĝojn laŭ tiu plano, kiujn la kapitalistoj mem organizis por malplifortigi la novajn unuiĝojn. En Usono dum la lastaj jaroj la meti-unuiĝoj preskaŭ neniam gajnis strikon. Je la fervoja industrio ili havas 16 unuiĝojn anstataŭ nur unu kiel ili devas havi. Je 1922 ses el tiuj unuiĝoj strikis tre forte, sed kiel antaŭe ili malgajnis. Dum la striko la aliaj dek unuiĝoj laboradis tre fidele por la kompanioj. Kia sensencaĵo! Kion fari? Almenaŭ ni povas studi la problemon de la unuiĝismo inteligente kaj ne uzi konfuzajn esprimojn.
La meti-unuiĝismo aŭ ŝanĝiĝos multege, aŭ ĝi malaperos, antaŭ la lasta batalo. Dume industria unuiĝismo antaŭen!
SAT-ano 1781.
Tutblankrusia Konferenco de SEU
(Okazos 23.–24. majo 1926 en Minsk.)
Konferenc-Komitato: Dim. Snejko, Jan Klys, K. Peterleiter.
Adreso por leteroj kaj salut-leteroj, telegramoj: Minsk, poŝtkesto 33, konferenc-komitato.
- majo, matene 11 horo: okazas kunsidoj de sekcioj instrua, organiza, laborist-korespondada, kaj profesiaj sekcioj de instruistoj, militistoj, medicina, junulara k. a.
Vespere 7 horo: okazos solena malfermo. Salutoj.
10.30 horo: koncert-spektaklo esperanta.
majo, matene 9 horo: labor-kunsido.
Raporto de CK-SEU.
Raporto de BCO-SEU.
Raporto el lokoj.
Internacia interligo per Esperanto.
Vespere:
- Organiza demando.
- Elekto en BCO-SEU kaj delegitoj por SEU-kongreso.
- Informraporto pri SAT-kongreso.
- Diversaĵoj.
Solena fermo.
Poste kunsido de nova C-Oficejo.
Al eksterlandaj Esp.-organizaĵoj ni sendas nian inviton por partopreni konferencon. Ankaŭ ni atendas alsendon de salut-leteroj, telegramoj. Dum konferenco okazos ekspozicio de Esperantaĵoj, nacilingvaj ĵurnaloj, PI, ricevitaj el ĉiuj landoj. K-doj sendu!
Por konferenc-komitato Dim. Snejko.
La kongreso de Holanda Kom. Partio
okazos en Amsterdam la 22. 23. 24. majo ĉi jare. K-doj, la komunistaj rondoj, partigvidantoj, tre favoras al Esperanto. Antaŭnelonge en la organo de l’ partio «De Tribune», en la ĉefartikolo, priparolanta la organizon de delegacio de holandaj laboristoj al Sovetio, oni eĉ parolis pri Esperanto, kiel pri ilo, kiun la delegacio povus uzi (pro nekono de la rusa lingvo) por senpera interrilato kun rusaj laboristoj kaj kamparanoj. IRH jam praktike aplikas Esperanton. Do la afero jam moviĝas . . .
Kaj nun, la kongreso de la partio. Jen bonega okazo por la kamaradaro esperantista montri al la laboristaj rondoj neesperantistaj la taŭgecon de la lingvo! Jen, helpu realigi la deziresprimon, ke Esp. estu interkomunikilo de la delegacioj: Propagandu en viaj partioj kaj profunuiĝaj sekcioj (precipe komunistaj) per instigo sendi esperantlingvan salutleteron aŭ telegramon al la kongreso. Klopodu! Aparte rusajn k-dojn ni instigas por fari tion.
Venu grandare la leteroj!!
La adreso por la leteroj estas: Al la kongreso de Holanda Komunista Partio, Amstel 85, Amsterdam, Holando.
M. Harmsen, N. Karotam (Aalsmeer).
Kongreso de socialdemokrata junularo
Dum Pentekosto en Amsterdam okazos internacia kongreso de socialdemokrata junularo, al kiu partoprenos multe da landoj, tiel ke la kongresanoj havos okazon renkonti kamaradojn el ĉiuj partoj de Eŭropo. Paroli tamen, estos, pro lingva diverseco, preskaŭ neeble, kaj tial ni, amsterdamaj SAT-anoj, atentigis la estraron de la nederlanda «Laborista Junulara Centro» pri la granda avantaĝo, se Esperanto estus kongresa lingvo.
La estraro tamen ne favoras Esperanton kaj diris, ke ĉiu povas paroli en sia propra lingvo, ĉar . . . helpos multaj interpretistoj! Oni imagu la liberan, unuopan «interparoladon» de la junuloj, el kiuj eble nur parto scipovos balbuti «modernan» lingvon.
Kvankam do la nederlanda estraro ne favoras nian movadon, ni tamen kredas, ke ĉi kongreso povas esti bonega propagandilo por Esperanto. Ja klare ĝi montros la neceson de internacia lingvo. Tial ni petas ĉiulandajn kamaradojn, ke ili ekinterrilatu antaŭ kaj post la kongreso kun la naciaj socdem. junularasocioj kaj atentigu ilin pri Esperanto, petante fari kongresan proponon pri akcepto de Esperanto kiel oficialan lingvon por estontaj kongresoj.
*
Al kamaradoj, kiuj intencas partopreni la kongreson en Amsterdam, ni petas, ke ili komuniku tion al: SAT-grupo Amsterdam, Wingerdweg, 1, Amsterdam. Ni intencas, se eble aranĝi kunvenon k. s. kun esperantistaj kongresanoj kaj sciigos ilin pri niaj planoj poste.
Smabo (5941)
KORESPONDEJO
4639 — Ni ne publikigas vian skribaĵon, ĉar la esenco de via opinio estas jam dirita en alia presataĵ. E. K.
1188 — Via ironiplena kaj ŝerca verkaĵo plaĉis al ni; sed ni tre dubas, ke ĝi interesus la legantojn. Memoru, ke vere trafa ŝercaĵo estas ĉiam mallonga, — dum la via . . .!! — Ni supozas, ke ankaŭ ŝercintence vi plenigis vian skribaĵon per gramatikstil- kaj aliaj eraroj. E. K.
5764 — Vian manuskripton ni sendis al Red. de S. R.
6444 — Manuskriptoj alvenis, unu estas tro partitendenca, alia samsenca jam aperis.
«Self-made-man» — Viaj proponoj kaj konsiloj estas parte aprobindaj. Bedaŭrinde troviĝas en SAT multe pli da proponantoj kaj konsilantoj ol da plenumantoj. Kial vi mem ne komencas plenumi almenaŭ parton el via programo? Ne forgesu ankaŭ unu el viaj konsiloj: neceseco tutfunde lerni esperanton.
N. W. F. — Kvankam vi ne estas SAT-ano, ni tamen dankas pro viaj rimarkoj. Sed kial do vi ne aliĝis por povi influi per via voĉo je la orientado de la Asocio?
— página 6 —
6 — SENNACIULO
Pri la VI. SAT-Kongreso en Leningrad
CK de SEU kun granda kontentigo akceptis la informon pri la okazonta — VI. Internacia SAT-Kongreso en Leningrad dum aŭgusto 1926.
Estas granda plezuro kaj ĝojo por la sovetlandaj esperantistoj — renkonti sur teritorio soveta siajn eksterlandajn fratojn samklasajn kaj samlingvajn.
Unuafoje en Rusio okazos internacia Esperanto-Kongreso. Kio ne estis ebla en la kondiĉoj de cara reĝimo, persekutanta ĉiun liberan penson kaj ideojn fariĝis realaĵo en la ŝtato laborist-kamparana.
CK de SEU estas certa, ke ĉiuj k-doj SAT-anoj sovetlandaj kaj la leningradaj kamaradoj speciale uzos ĉiujn fortojn por prizorgi bonvenon al la eksterlandaj kamaradoj kaj plej bonan aranĝon de la kongreso.
La kongreso okazos dum la unuaj tagoj de aŭgusto 1926, kelkajn tagojn post la samloke okazonta III. Kongreso de SEU (II. Tutruslanda).
CK de SEU esperas, ke tiu intima laŭtempa interligo de ambaŭ kongresoj helpos al plia unuigo de fortoj laboristaj esperantistaj en- kaj eksterlandaj.
Por la sovetlandanoj tio estas despli valora, ĉar plejmulto el ili estas ĝenataj veturi al eksterlandaj kongresoj internaciaj.
Do, se la devo de sovetlandaj kamaradoj estas zorgi pri la aranĝo de la kongreso, al la alilandaj kamaradoj restas la devo — laŭeble grandnombre viziti la kongreson kaj zorgi, ke ĝi fariĝu impona manifestado de la laboristklasa solidareco tutmonda.
Ĉiuj eksterlandaj dezirantoj kaj intencantoj viziti la kongreson jam nun sendu siajn aliĝojn kun la kotizoj al la Administrejo de SAT en Leipzig.
La Ekzekutiva Komitato de SAT zorgas pri transsendo de la listoj de aliĝintoj al la speciala Organiza Komisiono (en Moskvo), kiu jam zorgas pri sendo al ĉiu aliĝinto de membrokarto kongresa, servonta kiel legitimacio por ricevado de la enveturpermeso ĉe la sovetaj ambasadoroj kaj konsuloj en eksterlando.
Ankaŭ la detaloj pri ricevo de la enveturpermesoj estos siatempe komunikataj.
CK de SEU estas speciale ĝojigita, se la kongreso de SAT povas esti samtempe prezentita al la sovetlanda laboristaro, kiel delegacio de diverslandaj laboristaj al Sovetio.
Estus tre bone, se la kongresanoj per helpo de lokaj SAT- kaj laboristesperantistaj grupoj ricevus mandatojn de lokaj profesiaj kaj laboristaj unuiĝoj por konatiĝo kun la vivkondiĉoj kaj problemoj sociaj en Sovetio.
La intereso de eksterlandaj laboristoj por Sovetio estas tiom granda, ke estus vere strange, se la SAT-Kongreso ne povus esti bonuzata tiudirekten.
Ne necesas iuj gravaj mandatoj de naciaj profesiaj unuiĝoj kaj centroj, kvankam ankaŭ ĉi-tiuj estus utilaj. Estos speciale agrable, se la kongresanoj ricevus senpere delegateston de la masaj organiz-centroj (distrikt-, region- kaj urbaj unuiĝoj, fabrik-komitatoj, laboristkooperativoj ktp.).
Ricevo de tiaj mandatoj kaj komisioj kelkloke kaj kelkafoje povus esti ligita kun certa subvencio de la deleganta unuiĝo aŭ komitato. Tiamaniere povus esti malgrandigataj la elspezoj de la kongresanoj. Kaj krome, se certa nombro de la kongresanoj povos nin informi pri tia paralela delegateco (al la kongreso de SAT kaj por konatiĝo kun Sovet-Unio ĝenerale), sovetlandaj SAT-anoj kaj CK de SEU povus entrepreni klopodojn ĉe la sovetaj profesiunuiĝoj pri aranĝo de certa nombro da ekskursoj kaj pri specialaj favoroj al la kongreso de la kongresanoj. Nia modesta kongreso, aranĝota je niaj propraj spezoj, povus gajni tiamaniere multon supozeble por la kongresanoj povus eĉ esti aranĝota speciala ekskurso al Moskvo aŭ aliaj centroj sovetaj.
Ĉiuj kongresontoj pripensu tiun aferon, entreprenu la necesajn klopodojn kaj informu la Ekzekutivan Komitaton de SAT pri la organizaĵoj kaj unuiĝoj, kies mandaton tiucelan ili povas ricevi aŭ ricevas.
Realigo de tiu projekto povos havi grandan signifon por nia movado kaj la VI. SAT-kongreso mem.
Ĉiuokaze tio estus plej bona pruvo, ke Esperanto estas utiligebla por la celoj laboristklasaj por la unuigo de la laboristoj diverslandaj. Ni montrus per tio al la vasta publiko, ke Esperanto servas por celoj praktikaj.
E. Drezen, Ĝenerala Sekretario de CK SEU.
KRONIKO
Anglio
Sheffield. La Brita Ligo de Esperantist-Socialistoj starigis sian ĉiujaran kongreson ĉe Sheffield la 4. aprilo. Elektiĝis por konfirmo per baloto: prezidanto M. Starr, sekretario J. Flower, organizisto J. Sulsky, kasisto C. W. Veness, ekzekutivo k-doj Mills, Hodges, Walker, Spiller, Clayton kaj k-dino Startup. La E. K. de SAT kaj la laborista grupo Oslo sendis salutojn. La individuaj anoj estas 191. Aniĝis grupo London kaj Destrict Council Socialist Sunday Schools, Leyton S. S. S., Crystal Palace S. S. S., Guildof Youth de la Sendependa Laborist-Partio (ILP) nacie kaj ĉe Southend, filoj de la ILP ĉe West Ham kaj N. E. Ham, Walthamstow Youny Labour Leagve kaj Workers Esperanto-Club. La ĉefaj temoj diskutataj estis disdono de ĉiumonata cirkulero, organizo de karavano por Leningrado kaj la interrilato kun SAT. Kelkaj kamaradoj proponis anstataŭi BLES per federacio de SAT-grupoj, sed post longa kaj amika diskuto la voĉdono favoris, ke ĉiu BLES-ano rekomendinde aniĝu al SAT por praktiki Esp-on kaj ĉiu SAT-ano aniĝu al BLES por propagandi. La raporto de k-do Spiller montris kreskon. Kvar gravaj ĉiusemajnaj sindikatĵurnaloj enmetas lecionaron. En preskaŭ ĉiu laborista- kaj kooperativa ĵurnalo aperis notoj kaj artikoloj pri Esp-o. Ĉefuloj laboristaj subskribis gravan manifeston (aperis jam en «Senn»). La «Daily Herald» ankoraŭ subtenas per enmeto de paragrafon du- ĝis trifoje dum semajno. SAT-anino pruvis en la «Labour Women», ke Esp-o funkcias bone por ligi la virinojn de la tuta mondo. La decido ĉe Scarborough de la Laborist-Sindikataro evidentigis rezulton de propagando. Jaron post jaro en la granda demonstracio en Hyde Park (Londono) aŭdiĝas parolado en kaj pri Esp-o kiel batalilo en la klasbatalo. La NCLC enkondukis korespondkurson. En la neŭtrala movado multaj okuloj turnos al Britio ĉi-jare. Certe pro reklamo pri la gramofonaj diskoj, per specialaj kursoj, kaj la Universala Kongreso ĉe Edinburgo progreso okazos. Per reciproka helpo SAT kaj BLES ankaŭ nun kreskus pli rapide! (488)
Francio
Lyon. La jarfesto organizita de la Lab. Esp. Grupo tre bone sukcesis — 700 ĉeestantoj. 2 kurs. komenciĝos tiun semajnon, gvidotaj de k-doj Nicollet kaj Roux. H. N.
Holando
Enschede. K-do Nathans parolis 17. 4. por la Unuiĝo de laboristaj Radio-amatoroj per la Hilversum’a stacio pri «Esp-o kaj la lab. movado», holandlingve.
— Kune kun la 2a Ned. Esp. Kongreso okazos eble ankaŭ lab. esp. kunveno. K-doj intencantaj viziti ĉi tiun kongreson sciigu tion al k-do G. P. de Bruin, Wagelerdw. str. 20 B, por eventuala aranĝo de SAT-konferenco.
— La verketo «Nur volu» de k-do E. Izgür aperis tradukita de «Labesko» kiel felietono en kom. tagĵurnalo «De Tribune». G. P. d. B.
Germanio
Leipzig. En la unua laborista klubo estis malfermita, post propagandado ĉe kelkaj SAT-anoj esp-a kurso. Partoprenas 30 lernemaj gek-doj. Ĉi tiu lab. klubo havas, kiel la kluboj en Rusio, Lenin-angulon kaj IRH-angulon. Nun ni aranĝis esp-an angulon, kie ni lokigas sendaĵojn de eksterlandaj k-doj, ĉefe de sovetanoj. Pli frue la klubo intencis aranĝi ruslingvan kurson, sed nun la klubanoj ekkonis, ke Esp-o estas pli utila.
E. Greif (6309).
Sovet-Unio
Minsk. Okazis minska distrikta konferenco de SEU kaj rememor-vespero L. Zamenhofa. Salutis konferencon k-do Klys, de BCO SEU kaj aliaj k-doj el Pskov, Gomel k. a. Estis faritaj raportoj pri laboro BCO SEU kaj minska distrikta komitato. Fine oni parolis pri taskoj de nova D. K-to, kiu estis elektita dum konferenco. Post konferenco okazis koncertfako kun esp-a horo kaj SAT-sportgrupaj sport-ekzercoj. (603)
Gomel. Okazis gomela gubernia konferenco de SEU. Ĉeestis delegitoj el Reĉica, Klincy k. a. lokoj. De SEU salutis konferencon D. Snejko. Estis pridiskutataj gravaj demandoj de Esperanta SEU-laboro en Gomel. Fine estis elektita Gom. Gubernia K-to de SEU.
Saratov. Dimanĉe, 1. aprilo, okazis kunveno de iniciativa grupo, celanta organizon de la esperanta sekcio ĉe gubernia asocio de Radio-amikoj (ODR). Ĉeestis k-doj: Albanov, Insarskij, Sajapin, Sariĉev, Savostianov, Segal, Skrjagin kaj Frolov. Raportis k-do Sariĉev. Administrejo de ODR kunsentas organizaĵon, ĝi disponigas al la sekcio ejon por la kunvenoj kaj supozas enkondukon de Esperanto en la programo de Radio-instruaj kursoj. Gvidadon de la lecionoj prizorgos la sekcio. Krome, flanke de la administrejo ODR estas promesita disaŭdigo de Esperanto per la konstruata granda Radio-stacio. Propono de la raportanto pri organizaĵo aklamita. Kiel sekretarion de la sekcio estas elektita k-do Sariĉev, vicsekr. k-do Sajapin, ambaŭ SAT-anoj. Decidita vigla propagandado inter la saratova esperantistaro de ideoj de Radio-amikeco. Senduba jam nun estas duobliĝo de la sekcio tuj post la unuaj provoj de la propagando. La nova organizaĵo havas precipan signifon, ĉar ĝi fakte estas la sola kunigilo de ĉi-tieaj esp-istoj dispolv-
— página 7 —
SENNACIULO — 7
igitaj post la eksigo de Gubkom SEU en jaro 1924. Ĝi permesas viglan SAT-varbadon kaj jam nun la Radio-amikoj-SAT-anoj pritraktis organiziĝon je speciala grupo. Provizora korespond-adreso de la sekcio: Saratov, «Narodnij Dvorec», Gub. ODR, Esperanta Sekcio. Peranto
Smolensk. 21. nov. 1925 en malgranda ĉambro de unu el la smolenskaj redaktejoj ekkuniris 12 kamaradoj, el ili — 2 SAT-anoj, 3 SEU-anoj kaj 7 novevarbitaj esperantistoj. Tio ĉi estis komenco de esperanta laboro en Smolensk. Nun pasis 5 monatoj kaj ni havas pli ol 600 esperantistojn, inter ili 12 SAT’anojn (tre malmultaj! — Red.) kaj 50 SEU-anojn. Jam pli ol 30 gek-doj, komencintaj lerni esp-on en novembro, nun tute memforte korespondas kun eksterlando kaj multaj el ili jam gvidas novajn esp. kursojn. Ni nun havas en la urbo 18 esp. rondetojn en lab. kluboj, lernejoj, ruĝarmeanaj regimentoj ktp. Ni nun organizis SEU-komitaton kaj SAT-ĉelon kaj ni starigis antaŭ ni problemon al la VIa kongreso havigi ne malpli ol 50 novajn SAT-anojn. Ni havas grandajn sukcesojn en korespondado. De 1. XI. ĝis 1. IV. ni ricevis pli ol 300 leterojn el eksterlando, el kiuj pli ol 100 estis presitaj en lokaj gazetoj. Samtempe ni liveras per artikoloj kaj korespondaĵoj gazetojn de Germanio, Aŭstrio, Holando, Ĉekoslovakio, Anglio, Svedio, Francio ktp. Per leteroj ni estas ligitaj kun 14 landoj kaj inter ili eĉ kun Ĉinio, Japanio, Usono kaj aliaj malproksimaj landoj. Dank’ al nia laboro, esperanton akceptis kiel oficialan lingvon Smolenska Gubernia kongreso de komun. junularo, kongreso de laboristkorespondantoj kaj ĉiuj smolenskaj presgazetoj (kvin). Nian laboron aprobis kaj esp-on uzas gubernia profesiunuiĝa konsilantaro, komitato de IRH, gubernia kom. partia komitato k. a. Kial ni atingis tiom grandegajn sukcesojn post tiom mallonga tempo? Nur dank’ al praktika aplikado de la lingvo internacia kaj dank’ al tio, ke ni en nia laboro ĉiam traktis esperanton ne kiel celon, sed kiel rimedon por la proletaria revolucio tutmonda.
(5241)
Varbu konstante abonantojn por Sennaciulo
RECENZEJO
Libroj
Radio-Esperanto de G. Demidjuk. Abocaj informoj pri Esperanto por Radio-amatoroj. Rusa-esperanta kaj esp.-rusa vortaroj. Eld. «La Nova Epoko». Moskvo. 1926. P. 32. Prezo 10 kop.
Laŭvere, «Radio estas la plej granda revoluciulo kaj internaciisto» (V. Kolarov). Iel okazis, ke de unuaj paŝoj de Radio en USSR Esperanto fariĝis la lingvo de Radiistoj: paroladoj kaj informoj por eksterlando, Radio-kursoj de Esp-o, esp.-lingvaj resumoj en Radio-revuoj kaj, fine, oficiala lingvo por internaciaj Radio-rilatoj. Eĉ sur la firmtabuloj de novestablataj Radio-magazenoj aperis ankaŭ Esp.-teksto: «Radio por ĉiuj», malgraŭ laborantoj de ili ankoraŭ ne sukcesis bone konatiĝi kun Esp-o.
Estas kompreneble, tia grandega intereso al la broŝuro de k-do G. Dem. de ĉiu Radio-amatoro, jam kutimiĝinta konsideri Esp-on, kiel sian propran Radio-lingvon.
La enhavo de l’ broŝuro: Antaŭparolo kaj Enkonduko. Aboca konigo pri Esp-o Radio-amatoron. Du artikoloj esp.-lingvaj kun laŭliniaj vortaretoj kaj skemoj: «Skemo de unuvalva ricevilo» kaj «Simpla ricevilo kun akuta agordo». Mallonga esp.-rusa vortareto. Rusesp-a vortareto. En «Aboca konigo pri esp-o» la aŭtoro, laŭ ekzemplo de l’ frazo: «Allo, allo, allo! Parolas Moskva Centra Radiotelefona Stacio je la nomo de Komintern per la ondlongo 1450 metroj», tre lerte konatigas pri elementoj de esp-a gramatiko. La vortaretoj estas bonaj kaj tute taŭgas por celoj de ĉiu Radiisto. A. Tomo
Lingvaj respondoj (plena kolekto) de D-ro L. L. Zamenhof. Eldonejo: Esperantista Centra Librejo, 51, rue de Clichy, Paris (IX). Formato: 21 × 15 cm. 94 pĝ. Prezo: 5 fr. fr. kaj 7,50 fr. sur pli bona papero.
Tiuj respondoj jam aperis en kelkaj gazetoj, de la jaro 1889 ĝis 1912. Sed kompreneble la koncernaj gazetoj haveblaj nun ne estas. La C. L. faris do al la tuta esperantistaro dankindan servon, kolektante kaj eldonante libroforme la valorajn dirojn de la aŭtoro de nia lingvo.
La plena kolekto entenas 119 respondojn pri plej diversaj demandoj. Estas evidente neeble analizi tian verkon en recenza noto. Ĉiu respondo ja povus liveri temon por longa diskutado. Ni do kontentiĝu farante kelkajn citojn por montri la spiriton laŭ kiu Zamenhof respondis al la demantintoj. En la Revuo (1910) li diris interalie: «. . . miaj respondoj devas esti rigardataj kiel opinioj absolute privataj; fari oficialan decidon pri tiu aŭ alia duba lingva demando havas la rajton nur nia Akademio, post interkonsiliĝo kun la tuta Lingva Komitato.
«Oni tamen ne malkomprenu min. Mi tute ne apartenas al tiuj personoj, kiuj deziras, ke la Akademio donadu al ni kiom eble pli da decidoj. En lingvaj demandoj ĉiu superflua «decido» katenas, kaj ni devas esti kun ĝi tre singardaj; «decidojn» oni devas fari nur en okazoj de efektiva kaj senduba neceseco!»
Šajnas, ke la Akademio forgesis tiujn saĝajn
La tervizito de Jesuo dum la Unua de Majo
de Sao
Alvenis la tago, malpacience atendata de l’ tutmonda proletaro: la Unua de Majo. Kelkaj mizeraj sunradietoj enpenetris en mian ĉambreton; mi rapide ellitiĝis. Kompreneble mi volis partopreni la majan kunvenon kaj pro tio mi unue devis riparfliki mian standardon, kiu dum la lasta demonstrado iom difektiĝis. Do mi sidiĝis, ekflikante sufiĉe mallerte sed sufiĉe sukcese. Preskaŭ mi estis finonta, kiam subite la fadeno en mia mano strangmaniere dikiĝis. Nun ĝi havis dikon de ŝnureto, nun de ŝnuro kaj jam mi efektive tenis en la mano firman ŝnuregon. Laŭlonge de la ŝnurego mi vidigis miajn okulojn rimarkante, ke ĝi direktas supren. Kaj subite — strange, strange — mi estis tirata ĉielen. Jam mi ŝvebis super la domaĉoj de l’ laborista kvartalo, jam mi pasis nubojn kaj fluginte tiel kelkan tempon mi alvenis ĉe la ĉielpordo. La Disinjoro, kiu min estis suprentirinta akceptis min: «Bonan tagon, sinjoro Sao» li diris, «kiel vi fartas?» Mi respondis, ke mi vere ne nomiĝas Sao, ĉar tio nur estas pseŭdonimo kaj due mi volonte ekscius pri la kaŭzoj de tiu stranga vojaĝo. «Ja diris la Disinjoro» aŭskultu: mia filo Jesuo ekdeziris viziti la teron hodiaŭ pro la belvetero kaj tial li bezonas akompananton. Ĉar vi nun estis (la Disinjoro diris estis) ĉiam bona kristano — vi ja komprenas, ĉu ne? Certe, mi komprenis kaj do kune kun Jesuo veturis sammaniere teron.
Jesuo nenion diris sed li aspektis ankoraŭ tiel, kiel mi lin konas el la biblio: mola, ĉioama, obeema . . .
Alveninte sur la tero ni vidis multajn homojn, portantajn ĉiuj trikolorajn standardojn, se mi ne eraras nigra — blanka — ruĝajn.
Meze de ili sur monteto staris laŭŝajne la ĉefuloj: unu, kies brusto aspektis kvazaŭ el lado — pro ordenoj. Alia, nigre vestita ridetis humile — hipokrite ludante kun kruceto pendanta sur brusto lia. Nobelaro ĉirkaŭis ilin kaj jen la lade ornamita homo ekparoladis: » — — — «Pro kio la mizero? Nur pro niaj malamikoj tie, tie, tie kaj tie» kaj li fingre montris okcidenten, suden, norden kaj aparte aplombe orienten. «Tie preparas sin elsuĉantoj, kiuj pereigas nian patrion» li kriis. Tuta la popolo aklame vokis pugne minacante: «Teren niaj malamikoj! Vivu nia lando! Vivu nia standardo»!
Ili svingis entuziasme la flagojn, dum la nobelaro dece ridetis . . .
Jesuo miris — «malamikoj tie kaj tie?» Li turnis ĉiudirekten la kapon. Ĉu ĉiuj homoj ne estas fratoj? Kaj indigne li kriis al la nobelaro: «Vi, vi estas la malamikoj!» Jam li alpaŝis al la krucetportanto. Se mi retenis lin, marŝigante lin alidirekten . . .
Sur la ĉielo nubetoj gaje migris kaj Jesuo, enpensiĝinte reve fiksis la okulojn sur ilin. Tutblanka nubeto kvazaŭ montris al ni la vojon kaj ni, Jesuo kelkajn paŝojn antaŭ mi, sekvis ĝin. Subite homo tenanta subbrake pafilon haltigis nin: «Haltu, kien vi volas? Pasporton?» Jesuo demande rigardis min. «Jes, jes», la homo diris, «ĉi tie estas limo de fremda lando. Vi do ne rajtas transiri ĝin sen pasporto.» Jesuo rigardis la nubeton, kiu plue flugis trans la limo, hezite, sed certe. Mi provis persvadi la gardiston permesi la transiron sen pasporto. Finfine mi sukcesis.
En ĉi tiu «fremda» lando ni observis tute la saman: aliaj homoj svingantaj ankaŭ trikolorajn flagojn. Ili pugne minacis al tiuj, kiujn ni ĵus forlasis. Ree mi vidis la nobelaron aplombe parolantan. Kaj same ni spertis ankoraŭ en multaj aliaj landoj. Jesuo mirigite kapskuis . . . (Daŭrig.)
— página 8 —
8 — SENNACIULO
parolojn, kiam ĝi «decidis» malpermesi la uzadon de io ĉe landnomoj . . .
Jen alia cito: «. . . ĉiufoje, kiam ni sen timo de malkompreniĝo povas doni al la uzanto liberecon, ni devas tion ĉi fari kaj permesi al li uzi laŭvole diversajn formojn (se ili nur ne estas kontraŭ la leĝoj de nia lingvo aŭ kontraŭ la logiko aŭ komprenebleco), anstataŭ postuli, ke li nepre uzu ĉiam nur unu formon . . .»
Sed eble la Akademio opiniis, ke neniu povas kompreni la veran signifon de Francio aŭ de Japanio. Tial okazis ĝia «decido» — kiun cetere mokas ĉiutage la vivo! . . .
La genieco de Zamenhof speguliĝas en la simpla, natura logiko kiu karakterizas ĉiujn liajn respondojn. Li klare komprenis, ke estus tute malsaĝe penadi trudi sian personan guston en afero lingva, kiu ampleksas la tutmondon kaj estontecon. Sed eble pro tio, ke neniam la Majstro volis ordonadi, li estis tamen la gvidanto plej obeata — kaj amata. Kaj nun nia afero povas plej profiti, se ni daŭrigas obeadi la saĝajn konsilojn entenatajn en «Lingvaj Respondoj». Tiu libro estas nepre necesa gvidilo, kiun havigu al si ĉiu esperantisto. La volumo estas ridinde malkara kaj havebla ĉe la SAT-administrejo. E. L.
Verdkata testamento de Raymond Schwartz. Eldonejo: Centra Librejo esperantista, 51, Rue de Clichy, Paris. Formato 12½ × 16½ cm, 120 pĝ. Prezo: 2 frk. svis. (inkl. afranko).
Jen, nova libro. Certe jam de longe atendita de verdaj kavaliroj kaj spirituloj. Ĝi konsistas el multege da rimaĵoj. Temas pri amo, alkoholo, malvirtaĵoj ktp. Moralan kaj artan valoron ĝi ne havas. Cetere, la verkinto en sia antaŭparolo jam obstine supozas, ke inter la esperantistaro troviĝas granda nombro da bonvivantoj, ĉarmaj humoranoj. Sed, ĉu tiaj homoj ekzistas inter la proleta esperantistaro? Verk
Gazetoj
Represis el S-ulo. «Le Libèré», Nice, 28. 2. 26: «Elmigrado el Jugoslavio» (S-ulo 37). «La Vie Ouvrière», Paris, 5. 2. 26: «Statistika bildo pri Hungario» (S-ulo 64). «Le Réveil Alsacien», Mulhouse, 13. 3. 26: «El Italio» (S-ulo 72). «Le Droit du Peuple», Lausanne, 20. 3. 26: «El Italio» (S-ulo 72). «Le Drapeau Rouge», Lausanne, 16. 1. 26: «Bildoj el terorlandoj» (S-ulo 60); 12. 2. 26: «Salajrbatalo de la aŭstria laboristaro» (S-ulo 66); 27. 2. 26: «Klasbatalo en Palestino» (S-ulo 66); 27. 2. 26: «Scienca Kroniko» (S-ulo 68). «Arbeiter-Zeitung», Frankfurt a. M., 27. 1. 26 (n-o 22): «La nova Esp.-Poŝtkarto en Sovet-Rusio» (S-ulo).
Represis el div. gazetoj. «Arbeiter-Zeitung», Frankfurt a. M., 30. 3. 26 (n-o 75): «Proletara Esp.-konferenco en Mainz la 21. 3. 26.» «Alvoko por la Lab. Esp. Kongreso en Stuttgart». «Sächsische Arbeiter-Zeitung», Leipzig, 7. 4. 26 (n-o 80): «Raporto pri la Lab. Esp. Kongreso, en Stuttgart.» «Arbeiter-Zeitung», Frankfurt a. M., 8. 4. 26 (n-o 81): «Raporto pri la Lab. Esp. Kongreso en Stuttgart.» «El Socialista», Madrid, 30. 3. 26: «Avoko por la VI. Kongreso kiu okazos la 30. majo ĝis la 6. junio en Madrid.»
Ĵurnalo «A Comuna» (Pôrto [anarkista]) komencis publikigi esperantan kurson. Tezo prezentata al la Sindikalista Junular-Kongreso temas pri Esp. kiel lingvo internacia por laboristaro.
Ĉu laŭdinde?
(Pri «Esperanto-Fibel»)
La SAT-rondo Essen aperigis lernolibron de Esperanto!
Miaopinie, se SAT-rondo eldonas lernolibron, tia libro povas esti destinita ekskluzive por laboristoj. Ĉu ne, legranto? Ja ne por burĝoj devas monon elspezi nia SAT-anaro.
Mi havis la okazon vidi la essen’an lernolibreton kaj estis tre malagrable surprizita.
Mi ne intencas kritiki la gramatikon mem el tiu sufiĉe plaĉe presita verketo (32 pĝ.) tio estas la tasko de nia «Recenzejo»¹) diri ke ne laŭ seke-gramatika metodo ni devas instrui niajn laboristojn. Mi ĉi-tie nur jenon diros: ke la vorto «SAT-rondo Essen» sur la kovrilo estas tute superflua! Ja la libreto absolute ne diferencas de iu neŭtralista eldonaĵo! En la teksto, inter la ekzemploj, al la laboristo lernonta nian lingvon, ne estas eĉ dirita unu vorto pri revolucia esperantismo kaj pri SAT! La kovriloj ankaŭ ne estas uzitaj por reklamo pri nia movado kaj pri la asocio, kies loka grupo eldonis la lernilon.
Ĉu laŭdinde?
Mi opinias, ke tiajn eldonaĵojn niaj SAT-grupoj ne devas prepari. Estas tre mallaŭdinde provizi al laboristoj kelkmilojn da SAT-eldonaĵoj, el kiuj la lernantoj nenion ekscias (kaj tial eble eĉ ne suspektos pri la ekzisto) de SAT! Dneprano
¹) Redakcio ĝis nun ne ricevis recenz-ekzempleron.

SAT-INSIGNOJ — Prezo 0,80 mk. g. — (BILDO p.8 | 22,51,30,57) Kvinpinta stelo kun la literoj «SAT» interne. — Prezo 0,60 mk. g. — Rich. Lerchner, Leipzig O 27, Colmstr. 1
SAT-INSIGNOJ — Prezo 0,80 mk. g. — [BILDO p.8 | 22,51,30,57] Kvinpinta stelo kun la literoj «SAT» interne. — Prezo 0,60 mk. g. — Rich. Lerchner, Leipzig O 27, Colmstr. 1

UNS PRODUKTIV-GENOSSENSCHAFT G. M. B. H. — Presejo kaj eldonejo — Laŭ plej moderna stilo estas liverataj: GAZETOJ ∥ ĴURNALOJ ∥ VERKOJ ∥ KATALOGOJ ∥ BROŜUROJ ∥ AFIŜOJ en ĉiuj eŭrop. lingvoj — ESPERANTO-FAKO — Petu oferton k. katalogon — LIBROBINDEJO — (BILDO p.8 | 15,91,24,96) Triangula emblemo kun la literoj «UN». — LEIPZIG S 3, ELISENSTR. 163, TELEFON 35622
UNS PRODUKTIV-GENOSSENSCHAFT G. M. B. H. — Presejo kaj eldonejo — Laŭ plej moderna stilo estas liverataj: GAZETOJ ∥ ĴURNALOJ ∥ VERKOJ ∥ KATALOGOJ ∥ BROŜUROJ ∥ AFIŜOJ en ĉiuj eŭrop. lingvoj — ESPERANTO-FAKO — Petu oferton k. katalogon — LIBROBINDEJO — [BILDO p.8 | 15,91,24,96] Triangula emblemo kun la literoj «UN». — LEIPZIG S 3, ELISENSTR. 163, TELEFON 35622

Sennacieca Asocio Tutmonda ★ Eldona Fako Kooperativa — (BILDO p.8 | 42,54,59,72) Kovrilo de la libro «ABC DE SENNACIISMO», kun ornama kadro kaj stelo; sube «SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA 1924». — (BILDO p.8 | 60,54,74,72) Kovrilo de «LA KOMUNISTA MANIFESTO de KARL MARX kaj FRIEDRICH ENGELS», eldono de la Eldona Fako Kooperativa Sennacieca, Leipzig. — (BILDO p.8 | 74,54,88,72) Kovrilo de «POR LA NEŬTRALISMO!», eldonita de Sennacieca Asocio Tutmonda, Administracio: Colmstr. 1, Leipzig-Germanio. — Formato 12×18 cm — 60 paĝoj. Prezo: 0,50 mk. g. — Formato 12×17,5 cm, 56 paĝoj. Prezo: 1,20 mk. g. — Formato 12×18,5 cm, 24 paĝoj. Prezo: 0,25 mk. g. — Mendu ĉe Administracio de SAT — Rich. Lerchner, Leipzig O 27, Colmstrasse 1 (Germ.)
Sennacieca Asocio Tutmonda ★ Eldona Fako Kooperativa — [BILDO p.8 | 42,54,59,72] Kovrilo de la libro «ABC DE SENNACIISMO», kun ornama kadro kaj stelo; sube «SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA 1924». — [BILDO p.8 | 60,54,74,72] Kovrilo de «LA KOMUNISTA MANIFESTO de KARL MARX kaj FRIEDRICH ENGELS», eldono de la Eldona Fako Kooperativa Sennacieca, Leipzig. — [BILDO p.8 | 74,54,88,72] Kovrilo de «POR LA NEŬTRALISMO!», eldonita de Sennacieca Asocio Tutmonda, Administracio: Colmstr. 1, Leipzig-Germanio. — Formato 12×18 cm — 60 paĝoj. Prezo: 0,50 mk. g. — Formato 12×17,5 cm, 56 paĝoj. Prezo: 1,20 mk. g. — Formato 12×18,5 cm, 24 paĝoj. Prezo: 0,25 mk. g. — Mendu ĉe Administracio de SAT — Rich. Lerchner, Leipzig O 27, Colmstrasse 1 (Germ.)

LIBREJA FAKO DE SAT — MALKARAJ LIBROJ: Fundamenta Krestomatio de D-ro Zamenhof (460 paĝoj) 2.75 mk. g. — Fundamento de Esperanto (france, angle, germ., ruse, pole) 1.25 mk. g. — Lingvaj Respondoj (92 paĝoj), sur simpla papero . . . . 1.50 mk. g. — Lingvaj Respondoj " " sur luksa papero . . . 2.25 mk. g. — Marta (237 paĝoj) Romano . . . . . . . . . . . . . . 2.— mk. g. — La Rabistoj (144 paĝoj) . . . . . . . . . . . . . . . 1.20 mk. g. — Vortaro de Esperanto (esperanto-esperanta), de Kabe . . 2.50 mk. g. — La prezoj kompreniĝas inkluzive afranko. La livero okazas nur kontraŭ antaŭa pago. Rekomendite ni sendas, se oni aldonas 15 % pli al la pago. — Administracio de SAT, Leipzig O 27, Colmstr. 1 (Germ.)
LIBREJA FAKO DE SAT — MALKARAJ LIBROJ: Fundamenta Krestomatio de D-ro Zamenhof (460 paĝoj) 2.75 mk. g. — Fundamento de Esperanto (france, angle, germ., ruse, pole) 1.25 mk. g. — Lingvaj Respondoj (92 paĝoj), sur simpla papero . . . . 1.50 mk. g. — Lingvaj Respondoj » » sur luksa papero . . . 2.25 mk. g. — Marta (237 paĝoj) Romano . . . . . . . . . . . . . . 2.— mk. g. — La Rabistoj (144 paĝoj) . . . . . . . . . . . . . . . 1.20 mk. g. — Vortaro de Esperanto (esperanto-esperanta), de Kabe . . 2.50 mk. g. — La prezoj kompreniĝas inkluzive afranko. La livero okazas nur kontraŭ antaŭa pago. Rekomendite ni sendas, se oni aldonas 15 % pli al la pago. — Administracio de SAT, Leipzig O 27, Colmstr. 1 (Germ.)
Presejo: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG
N.º 85, 13 de mayo de 1926
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —

Kapo de la gazeto: granda stiligita titolo «SENNACIULO» kun kvinpinta stelo enhavanta la literojn «S.A.T.» supre, kaj kadro kun la devizo.
Kapo de la gazeto: granda stiligita titolo «SENNACIULO» kun kvinpinta stelo enhavanta la literojn «S.A.T.» supre, kaj kadro kun la devizo.
2-a Jaro, N-o 33 (85) — APERAS SEMAJNE — 13. Majo 1926
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
| Sidejo de la Redakci-Komisiono: Colmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio) | Sidejo de Ekzekutiva Komisiono de SAT 23, rue Boyer, Paris XX | Administranto: R. LERCHNER Colmstrasse 1, Leipzig O 27 |
Problemo de Brita Karb-Industrio
Okazis granda konflikto inter la ministoj kaj la posedantoj. En majo, kiam la nuna interkonsento finiĝis kaj la registaro devis rekonsideri, ĉu ĝi daŭrigos aŭ ne la nunan subvencion.
La industrio havas proprajn kvalitojn, kiuj diferencas ĝin kiom eble plej multe de ĉiuj ordinaraj industrioj. Ĝi estas sub diversaj naturaj aŭ geologiaj influoj, kiuj ebligas, ke unu firmo akiras troan profiton dum la aliaj apenaŭ «povas pagi sian vojon». Ni studas tiun ĉi industrion por esti informataj pli precize pri ĝiaj problemoj.
En ĉiu karbo-distrikto la tavoloj de karbo estas malsimilaj. En unu ĝi povas esti 6 colojn dika, dum en aliaj ĝi povas atingi dikecon de 7 aŭ pli da futoj.
La karbo multfoje lokiĝas profunde en la tero kaj por atingi ĝin, oni devas elfosi ŝaktojn; ju pli profunda estas la karbo des pli kosta estas la konstruado de tiuj ŝaktoj, kelkaj atingas unu kilometron sub la supraĵo.
La tero, kiu kuŝas inter la tavoloj de karbo povas esti aŭ kompakta aŭ malkompakta, kaj de tio dependas, ĉu estas bezonataj multe aŭ ne da traboj por apogi la plafonon.
La karbo-tavolo ne daŭras seninterrompe. Multfoje okazas kreviĝo, ke la tero en unu parto aŭ leviĝas aŭ malleviĝas, kaj pro tio ankaŭ la karba subtavolo ŝanĝas sian lokiĝon rilate al la proksima parcelo de tero.
La ministoj hakas la karbon ĝis ili atingas ŝtonaĵon, kiu ne estas el karbo, sed nur el ordinara tero. La karba tavolo kelkfoje haltas subite kaj la spertulo devas esplori, ĉu ĝi leviĝas aŭ male.
Eĉ, se la tavolo estas senintermanka, tio ne ĉiam daŭras sur horizontala pozicio, sed kun la fleksiĝo de la apuda tero, ĝi ankaŭ fleksiĝas aŭ suden aŭ supren.
La tavolo povas fleksiĝi kaj supren kaj pli malsupren kaj rompiĝi en kelkaj lokoj por komenci denove en pli alta aŭ malalta pozicio rilate al la antaŭa nivelo.
Se la tavolo malsupreniras tro profunde, povas okazi, ke la posedanto konstruigos novan ŝakton por pli facile atingi la karbon, kaj tiu laboro eble daŭras por unu jaro.
En diversaj distriktoj la karbo diferencas en kvalito. Unu pli taŭgas por gaso, alia por vaporo aŭ oleo.
Post kiam la gaso estas eltirita el la karbo, la postlasita koakso estas utila por la fabrikejo de ŝtalo. Sen koakso oni ne povas fabriki ŝtalon. Tiamaniere oni aplikas la diversajn karbo-kvalitojn plej ekonomie.
Lastatempe oni enkondukis mekanikajn aranĝojn al la akiro de karbo por anstataŭi la homan energion. Oni tranĉas la tavolon per maŝina tranĉilo kaj poste enmetas la dinamiton por diskrevigi kaj maldensigi la karbon.
Apude oni kuŝigas serion de skatoloj aŭ kestoj sur fera rimeno ĉiam moviĝantaj en kiujn la ministo metas la karbon, kiun ĝi forportas mekanike al la ĉefa aleo. Ĝi estas iom simila al la moviĝantaj ŝtuparoj, kiuj funkcias en la londonaj subteraj vagonar-sistemoj. Ofte la «conveyor» ne ĉirkaŭiras, sed nur skuas la karbon antaŭen de ferplato al plato kaj fine en la vagoneton. Oni eĉ uzas mekanikajn ŝovelilojn en entreprenoj, kiuj estas plej modernaj kaj estas pli uzataj en Usono ol en Britio.
Por eluzi la karbo-tavolon, oni uzas la «Pillar kaj Stall»-metodojn, t. e. oni tranĉas la tavolon en multaj kvadratoj, kaj kiam unu estas tiam dehakita, oni almetas trabojn por apogi la supran teron. Tio estis tre frua metodo kaj ne ofte uzata.
Alia metodo estas la «laŭtavola progresanta metodo», laŭ kiu oni tuj komencas ĉe la ŝakto elhaki la karbon, kaj formas ĉefan aleon, kiu ambaŭflanke havas trabojn por subteni la supran tavolon.
La plej moderna, sed ne ofte uzata metodo, estas nomata la «laŭtavola retroiranta metodo». Laŭ tiu, la ministo dehakas ĉefan vojon kaj poste forprenas la karbon de la plej malproksimaj lokoj, tiel, kiam oni forprenas la karbon, ne estas necese konstrui subterajn trabojn, 98 % el kiuj venas ĉefe de Francio kaj Norvegio.
En la subo de la ŝakto, la ministoj devas ofte marŝi ĝis 2 ½ mejloj (proks. 5 kilom.) por atingi la laborlokon, tio signifas egan malŝparon de kvalifika laborkapablo. Tamen en Usono, ĉar la karbo-industrio, kompare kun la brita, estas nova, la ministoj bezonas nur iri ĝis 10 jardoj (9 m.) por atingi sian laborlokon, ĉar la aĝo estas alia.
En la distriktoj Nord-Humberlando, Cumberland kaj Sud-Stafordŝiro ankaŭ en Skotlando, la karbokampoj estas tre malnovaj kaj estas pro tio tre koste eltiri la karbon.
En Cumberland la tavolo etendiĝas de 3 ĝis 4 mejloj sub la fundo de la maro, laŭlonge la marbordon por 12 ĝis 15 mejloj, restas ankoraŭ multe da karbo sed estas pli malfacile atingi ĝin.
En la distriktoj, Sud-Yorkŝiro (Warrickshire) Worakŝiro kaj Kento la karbo-kampoj estas en la maturo de juneco. Ne necesas timi la eluzon de la karbo-provizo, ĉar ĝi povas daŭri por 3 mil. jaroj.
— página 2 —
2 SENNACIULO
En Usono, la kosto por havigi karbon estas nur ½ ĝis ⅓ de tiu en Britio, sed ĝia provizo ne serioze konkuras en la mondmerkato, ĉar la karbokampo estas almenaŭ 100 mejloj for de la marbordo.
Antaŭ la milito la eksporto de karbo el Britio estis ⅓ de la tuta produktado. Sed nun ĝi estas ¼ kaj lastan jaron atingis ⅕.
Usono eksportas karbon al Sud-Ameriko kaj Brazilio, sed ĉar ĝi produktas ĉion hejme, ĝi ne bezonas aĵojn el alilando, pro tio la ŝipoj revenas ne plenaj kun oleo kaj kaŭĉuko, kaj la frejtoj estas multekostaj; pli ol ili estas por la britaj komercŝipoj, kiuj iras ambaŭvoje kun plena ŝarĝo.
Ĉar ⅓ de la brita karbo estas por eksporto, estas videble, ke ⅓ de la ministoj dependas je tio por sia vivsubteno. Estas proksimume 1 miliono da ministoj, t. e. 3 centmil dependas je la eksport-komerco.
La pacaranĝoj minacis la vivon de la britaj ministoj spite tio, ke la angloj laŭ fanfarono venkis en la milito ĝi efektive nun suferas pro tiu venko.
La venkintoj forprenis la karbo-provizojn de Germanio — ĝi produktis novajn provizojn — lignito kaj ekonomie produktas elektropovon. Anstataŭ ruiniĝi, Germanio gajnis. Tiu forpreno nur stimulis ĝin por espiori novajn kampojn. Francio havigis la provizon de Germanio, estas nur la britoj, kiuj perdas. Ne forgesu pri la germanaj karbministoj, kiuj perdis multajn rajtojn.
Skandinavio uzas elektron. Ĉilio kaj Sud-Ameriko uzas oleon por la petrolmaŝinoj.
La britaj karbministoj suferas ĉefe pro: 1. industria krizo, kiu influas ĉiujn industriojn kaj ne estas ĉiama, ĉar 2. aliaj landoj ricevas karbon senpage de Germanio, kiel riparad-pagon, ĉar 3. aliaj landoj havigas sian propran karbon aŭ anstataŭaĵojn kaj pro tio ne bezonas la britan karbon.
Oni atendas, ke Francio ne nur ne importas, sed kiam venos 1928 ĝi siavice eksportos karbon. Estas la unuan fojon, kiam iu granda industrio estis sub minaco tia granda. La spertuloj por la ministoj konsilas a) rifuzon konsenti je malaltigo de salajro, b) naciigon de la industrio kaj plenan utiligon de la flankaj produktoj. Nuntempe proksimume 80 % de la valoraj elementoj en la karbo estas forbrulita en la ordinara fajro kaj suprenflugas tra la kamentubo.
Oni intencas c) utiligi 100 % el la enhavo de la karbo por eltiri tiajn produktojn, kiel gason, gudron, amonion ankaŭ eksplodaĵojn, kolorigaĵojn ktp. Tiu propono estas nomata «la karbonigado je malalta temperaturo».
Ankaŭ la spertuloj konsilas d) la starigon de kelkaj ĉefaj elektro-stacioj tra tuta lando.
Tiel oni ekspluatos la industrion laŭ scienca plano.
La nunaj posedantoj postulas pro la uzo de la tero ne nur tantiemojn (sume 6 milionoj da sterlingoj) sed ankaŭ (wayleaves) vojopermesan pagon.
Supozu, ke estas 3 apartaj parceloj da tero, kiuj apartenas al tri apartaj posedantoj. Se la karbo-aleoj etendiĝas sub ĉiuj tri, sed atingos la supraĵon de la tero nur je la unua, tiam ĉiuj apartaj posedantoj postulas siajn apartajn impostojn de la akirita karbo.
La eklezio ankaŭ posedas teron tiaspecan kaj ankaŭ postulas rabaĵon (sume proks. 4 centmil sterlingojn).
Ilia prediko havas iom da substanca vero. Kiam ili diras: «La tero kaj la tuta ĝia enhavo apartenas al la Sinjoro.»
Nu, ni vidos, kion rezultigos la ĝenerala striko. I. Floro 3398.
Novaĵoj el Ameriko
Ĉe Tampa, haveno en suda parto de Usono, dum strik-afero sur la vaporŝipo Barbara, policano nomita Gullette surŝipiĝis kaj arestis la tutan ŝipanaron, ligante la arestitojn duope per fermanumoj. Unu el la arestitoj, jam ligita al alia, nomita Hans Pettijohn, norvego, riproĉis la policanon pro lia bruteco, kaj la policano tuj mortigis lin per pistolo. La juĝisto liberigis la policanon dirante, ke li estis pafinta por memdefendo, malgraŭ ke la kadavro de Hans ankoraŭ estis ligita al la vivanta kunulo kiam oni portis ĝin surteren. Nesciante, kie en Norvegio loĝas la parencoj de Hans, oni enterigis lin ĉe Tampa. Eble per Esperanto ili scios pri la malĝoja afero.
Nova leĝo en Guatemalo sendas strikantojn al la malliberejo por 8 jaroj, kaj strik-pikedojn por 2 jaroj. Se iu estos mortigita kiel sekvo de striko, oni akuzas la tutan strikantaron esti la mortigintojn. La militistaro administras tiun leĝon. Guatemalo estas unu el la plej reakciaj lokoj en Ameriko. Usona financo funkcias tie por kontraŭstari la kreskantan laboristan movadon en Meksikio.
La Canadian Teachers Federation (Federacio Kanada de Instruistoj) kunvenos ĉe Charlottetown, Prince Edward Island, Canada, 3. aŭgusto por kvartaga kunsido.
La striko de teksistoj en ŝtato New Jersey, Usono, jam konsistas el pli ol 16 000 personoj kaj ankoraŭ kreskas. Kiam oni volis fari fotografaĵojn por montri la brutecon de la policanoj, tiam la policanoj detruis la kamerojn kaj batis la reprezentantojn de la gazetoj. 1781.
Kantonaj novelektoj
En pluraj kantonoj de Svisio okazas dum ĉi-printempo novelektoj de la kantonaj parlamentoj. Kaj la laboristaro konstatas, ke ne nur en la naturo sentiĝas la printempo, sed ke ankaŭ printempa vento plivigligas la laboristan movadon.
La unua kantono en kiu okazis la novelektoj, estis la agrarkantono Thurgau en nordoriento de Svisio. En la antaŭa parlamento la socialistoj okupis el 136 mandatoj 18. La nova parlamento nombras 140 deput., el kiuj la socialistoj nun okupas 25, do gajno da 7 mandatoj.
La 17. kaj 18. aprilon okazis la novelektoj en la kantonoj Zuerich kaj Basel-urbo. La zuerichaj kamaradoj sukcesis brilege. La ĝisnuna parlamento nombris 257 deputitojn el kiuj la socialistoj okupis 75 (29 ¼ %), la komunistoj 10 (4 %), do kune 85 aŭ la trionon; la nova parlamento nombras nur 220 deput., do 37 malpli. Malgraŭ tio la socialistoj ne nur ne perdis la proporcian nombron (12) al la malpliigo de la deputitaro, sed ili ankoraŭ gajnis 9 mandatojn. La nuna parlamento konsistas do el 84 soc., 4 komunistoj (1 ¾ %) kaj 132 burĝoj (60 %). Ankoraŭ tia venko kaj tuta granda industri-kantono estos en la manoj de la laboristaro.
Aliel prezentiĝas la rezultato en Basel. Tie okazis ŝanĝoj nur interne de la du blokoj. La burĝa bloko moviĝas pli dekstren, la laborista bloko pli maldekstren. La socialistoj perdas 6 mandatojn je la profito de la komunistoj. En la antaŭa parlamento, konsistanta el 130 dep., la burĝa bloko nombris 68 dep., la maldekstra bloko nombris 61 dep. kaj inter la du blokoj estis unu patriota socialisto, kiu nun malaperis. La nova parlamento konsistos do el 69 burĝoj kaj 61 maldekstruloj. Bedaŭrinda fakto estas, ke en Basel la du laboristaj partioj akrege batalas unu kontraŭ la alian. Unuigita laboristaro certe sukcesus havigi al si belan plimulton.
(3477).
Internacia labortago?
Lastatempe la brita registaro kunvokis konferencon, por diskuti pri la ebleco krei interkonsenton rilate al la reguligo de la labortago, laŭ la packontrakto de Versailles, Francio, Belgio, Italio kaj Britio sendis reprezentantojn.
La prezidanto de l’ konferenco (Sir Arthur Steelmaitland) parolis pri la bedaŭregaj sekvoj, se l’ nacioj konkurencus inter si je laborhoroj.
En Anglio la fabrikposedantoj kutime fipropagandas, ke l’ germana metiisto laboras pli da horoj ol l’ angla, dirante, ke tiu-ĉi laboras dek ĝis dekdu horojn potage. Ĉi-statistiko de D-ro Braun (germana reprezentanto) refutas tiun-ĉi pretendon: Statistiko por jan. 1925, entenanta 11 900 000 laboristojn en Germanio: Laboras malpli ol ok horojn 1 200 000; ok horojn laboras 8 000 000 kaj pli ol ok horojn laboras 1 900 000. Jack Cooper (5575)
— página 3 —
SENNACIULO 3
El estona karcero
Ĉi tie ni estas multaj laboristoj en karceroj. En la lastaj du jaroj eniris multaj centoj, kiuj restis de kruela murdado, kiun okazigis nia «pugno-demokratio».
En la oficejo de la t. n. «defendpolico» oni batis kruele ĉiun opan k-don por igi lin konfesi lian kulpon, ĉar al la «defendpolicanoj» mankis faktoj por akuzo.
Ĉiuj tiam enirintoj havis kiel memoraĵon de defendpolico blu-nigrajn makulojn sur la korpo kaj vizaĝo, kaj tie ĉi daŭriĝas la samo. La politikaj enkarcerigitoj ne sukcesis ankoraŭ forgesi, ke ili estas homoj, kaj postulas ankaŭ konvenan al homo konduton de la estraro — do ĉi-lastaj «kuracas» nin per malluma kaj malvarma punkarcero, kiu kaŭzas al la enkarcerigitoj ftizon kaj reŭmatismon. Dum la enkarcerigo multaj niaj k-doj estas kruele batataj. Plendo ne helpas, ĉar neniajn rezultojn ankoraŭ havis niaj plendoj, sed pro la plendo sekvos nova refoja «puno».
Kvankam «leĝoj» de rusa caro, kiujn aplikas la «demokratia juĝistaro» de Estonio, malpermesas la batadon kaj torturon de malliberigitoj, tamen ŝajnas, ke ni estas ekstere de la leĝoj. Sed por administrado de malliberejo oni ne havas leĝe firmitan ordon. En ĉiu malliberejo interna «ordo» dependas de bona aŭ malbona volo de la estro de koncerna malliberejo. Ili regas kvazaŭ aŭtonomiaj reĝoj en ĉi tiu miniatura «respubliko».
Inter la politikaj malliberuloj plejparte estas simplaj laboristoj, kies kulpo laŭ la demokratiaj perfortantoj estas nur, ke ili partoprenis unuiĝojn laboristajn, ĉiujn la administraro kaj la juĝantoj akuzas pro komunismo, kvankam laboristaj organizaĵoj, kiujn la akuzatoj partoprenis, estis leĝe registritaj de sama ministro por internaj aferoj, kiu nun nin ĉiujn perfortas, turmentas kaj murdas per slaj ordonatoj.
Inter la politikaj k-doj estas multaj esperistoj, sed estas malpermesite ricevadi esperajojn, ĉar, kiel diris prokuroro de juĝaj regantoj, ĉar ĉiuj esp-ajoj enhavas komunisman fantomon. Ni nenion scias pri lab. nek pri esp. movado, sed nur esperas, ke venku nia afero.
Estas vintro, ofte la malvarmo superas 20°, sed ni estas preskaŭ nudpiedaj. — Ne kalkulindaj estas ja la ŝuaĉoj diable malnovaj kaj senplandaj. En ĉiu ĉambroj estas supernorma nombro da malliberuloj, sed la fenestroj estas ŝraube fermitaj «por ke ne enblovu la malvarmo». Dum la vintra, frosta sezono, oni hejtas la fornon nur po unu kaj dufoje en la semajno. — Dum nehejtitaj tagoj varmigu la tro loĝatan ĉambron la malliberuloj mem, per sia «propra vaporo» estigata per 600 gramoj da pano (tio estas nur oficiala normo) kaj per diable aĉa supo el unikaj fiŝoj de «Peipsi-lago», kiu malbonodoras cent-kadavre. Preskaŭ ĉiuj k-doj (krom kelkaj esceptoj) estas juĝitaj al multjara punlaboro, sed niaj laboristaj parlamentanoj kaj ĉiuj antaŭenemaj unuiĝanoj al senlimtempa punlaboro. Unu el la parlamentanoj, la militjuĝantoj pro ridindaj akuzoj murdigis — pro kulpo, kio «bon» okaze valorus 3 monatojn da aresto en landoj kun leĝoj kaj ordo. Sed nialandaj murdistoj ne hontas ankaŭ nomi sin kulturhomoj kaj kulturregnanoj — jen malbelegaj grimacoj de la burĝa civilizacio.
Malgraŭ murdoj kaj torturoj, punkarceroj kaj batado — kiujn nialandaj diktatoroj aplikas al laboristoj, ili ŝajne jam tremas antaŭ liberaŭroro venonta. La tempon neniu ekhaltas kaj eĉ ni premigitoj havas belan esperon de l’ libero.
En Revala Centra Malliberejo
Education for Emancipation
(Edukado por Emancipado)
Estas la titolo de nova angle verkita libreto pritraktante la laboron de la NCLC. (Nacia Konsilantaro de Laboristaj Kolegioj). La NCLC. entreprenas ĉiun specon de laborista edukado. Ĝia agado etendiĝas tra Anglujo, Kimrujo kaj Skotlando, kaj ankaŭ ĝi faras gravan edukan laboron en Irlando, precipe ĉirkaŭ Belfast.
Laŭ la libreto, la nombro da Sindikatoj, uzantaj ĉiujn specojn de NCLC. Edukaj planoj estis en 1923, naŭ. En 1925 la nombro da sindikatoj altiĝis ĝis 28, reprezentante entute membraron de 1 750 000. Dum 1925 okazis rimarkinda kreskaĵo en la korespondanta fako de NCLC., kiu ne nur kreskigis la nombron da temoj instruataj pere de la poŝto (interalie Esperanto), sed ankaŭ duobligis la nombron da studentoj 1156. Dum la sama jaro 1,048 kursoj kun 25,071 studentoj estis starigitaj de NCLC. Entute proksimume 60,000 studentoj partoprenis dum 12 monatoj en la eduka laboro de NCLG. C. S.
Sindikata progreso en Hindio
Oni povas gajni ideon pri la progreso farita dum la lastaj dekdu monatoj de la tuthinda sindikata kongreso, el la ciferoj montrantaj la aliĝintajn sindikatojn.
Ĉe Bombay en 1925 estis 37 sindikatoj aliĝintaj al la kongreso, reprezentantaj proksimume 100 000 membrojn. Ĉe Madras en tiu-ĉi jaro 57 sindikatoj estis aliĝintaj, reprezentantaj membraron de 125 000. Tio ĉi ĉeestado ĉe Bombay malgraŭ la fakto, ke Bombay estas pli granda industria centro ol Madras.
La teksaĵa laborista sindikato de Bombay estis starigita en januaro. Ĝi konsistis ĉefe el 9 mallarĝaj lokaj societoj, el kiuj 5 estis starigitaj dum la teksaĵa striko ĉe Bombay en lasta aŭtuno. La sindikato nun konsistas el pli ol 6000 membroj, kaj la monprovizo estas ducent funtoj sterlingaj. Tio estas, por hinda sindikato granda sumo, konsiderante, ke la teksaĵa laboristo ricevas tre malaltan salajron. Krom la ĉefoficejo en Sandhurst Road, la sindikato posedas du lokajn oficejojn en la Matanpura kaj Kurla distriktoj de Bombay. La ĝenerala sekretario estas s-ro R. R. Bakhale, la helpanta sekretario de la tut-hinda sindikata kongreso.
La laborista movado en Sud-Manĉurio
Same kiel en Sud-Ĉinio, ĝis nun en Sud-Manĉurio neniam okazis labor-batalado kaj ĉiuj kapitalistoj pensadis, ke nur tie ĉi estas absoluta sendanĝera zono. Eĉ lastjare nur dufoje okazis aferetajo ĉe japana fabrikejo en Fung-Tjen, kvankam de post Ĉang-Kuo milito (internmalpaco en Ĉinio), pro kiu subite malkariĝis valoro de Fung-Tjen papermonoj (nekonvertebla papermono trouzadas sub regado de Estro-Ĉang), la laboristoj sentis timon de vivo.
Inter la metiistoj aŭ la Ku-Li (ordinaraj laboristoj), kiuj estis akceptantaj pagon de sia salajro per Fung-Tjen papermonoj, sentebliĝas granda maltrankvileco pro plikariĝo de vivo, de komercaĵ-prezoj, pro malkariĝo de Fung-Tjen-papermono kaj ili unuiĝintaj postulis plialtajn salajrojn.
Fine, la 1. febr. 600 karbministoj, kiuj laboradas ĉe Pen-ĉi-Hu fabrikfera Ko. (japan-kapitalista administro) decideme plenumis strikon, kiu flagradis de loko al loko, plue de laborejo al laborejo kaj la striko tute disvastiĝis en ĉiuj fabrikejoj. Preskaŭ ĉiuj kapitalistoj estas eksterlandanoj, kiuj sin trovas en Sud-Manĉurio. Strikantoj estas nun 18 000 anoj.
Tamen, iliaj proponoj pli progresas ol ĝisnuna prezentaĵo, t. e.
- Ili strikis subite ne prezentante siajn proponajn kondiĉojn.
- La proponajn kondiĉojn ili sentis per poŝto.
- La reprezentantoj kaŝiĝis tre lerte.
- La insisto ilia estas tre fortika.
- Ili proponas ne sole altajn salajrojn, sed ili estas administrontaj fabrikejojn per si mem, forpelinte eksterland-kapitalistojn.
Kaj de nun la laborista movado en Sud-Manĉurio fariĝos pli kaj pli revoluciema. Ĝunĵi Pakahaŝi.
Kie estas la tombo de mia filo
IRH. — La gazeto «Narod» publikigas leteron, en kiu patro skribas, ke sia filo kun 12 aliaj laboristoj estis arestitaj je la 29. Majo 1925 kaj ĝis nun neniaj postsignoj de ili estis trovitaj. Li petas la sciigon, kie troviĝas la tombo de sia filo! Ĉi tiu rimarkinda sciigo jam rilatas al okazoj, apartenantaj tutplene al la «feliĉa pac-epoko» de la amnesti-mensogisto Liaptscheff. La bulgara patro, kies filo estis forigita, tre bone scias, ke sub estreco de Liaptscheff en la malliberejoj same estas mortigita, kiel okazis sub Cankoff. Sole la elpendigita ŝildo estas pentrita per pli belaj frazoj. Trad. 4230.
Alvoko!
Pentekoston, la 23.—24. Majo okazos renkonto de la «Freien Jugend» (libera junularo) junaj anarkistoj sur la Leuchtenburg (lumkastelo) apud Kahla, Turingio. Anoncojn sendu al redakcio de la «Freien Jugend», Berlin C 2, Parochialstrasse 29.
Junaj anarkistoj alvenu multnombre al Leuchtenburg apud Kahla. SAT-ano 2002
— página 4 —
4 SENNACIULO
La burĝa lerneja zorgado kaj edukado en Bulgario
Per tiu ĉi artikolo mi volas informi la tutmondan laboristaron, ne nur laboristaron, sed ankaŭ tiujn homojn, kiuj pretendas kaj prezidas la burĝan kulturon. Mi ankaŭ volas doni klaran bildon pri la zorgado kaj edukado en Bulgario, precipe pri vilaĝaj infanoj. Ja, la laboristaro tutmonda devas scii, ke en kamparana Bulgario — tritrionoj de la bulgara popolo estas kamparanoj.
En tiu ĉi artikolo mi volas montri, kiamaniere la bulgaraj instruistoj klarigas diversajn demandojn, kaj kiuj eniras la edukprogramon de la lernejoj. Nome la demandoj: pri higieno, pri la alkohola demando, tiu demando momente okupas preskaŭ ĉiujn saĝulojn. Niaj bulgaraj instruistoj, precipe vilaĝaj ne estas sur siaj postenoj. Kiel homoj, kiuj pretendas, ke ili estu gvidantaj edukistoj de bulgara popolo, forlasas la vilaĝon kaj iras urben, kie vivas siaj amikoj, atendas la finon de la monato por enpoŝigi la salajron. La popolo ja pagos! Pri la lecionoj la instruisto tute ne interesiĝas, ĉu la infanoj scias siajn taskojn aŭ ne. — La instruisto diras: tio ne estas mia afero, mia afero estas nur diri al la infanoj, ke ili legu la lecionon sur la paĝoj — tiu estas via leciono ktp. — por ekzameni ilin mi ne havas tempon, ĉar mankus al mi la libera tempo por promeni. Mi devas konstati, ke la nuna burĝa registaro maldungis preskaŭ ĉiujn maljunajn kaj pli seriozajn instruistojn sub diversaj pretekstoj.
La nuna burĝa registaro dungis junajn instruistojn, kiuj ne kapablas klarigi al la infanoj la plej simplajn demandojn. Ne nur tion! Unu instruisto el urbo Plovdiv estas eĉ sendita en vilaĝon por ekzameni la infanojn. Kiam li komencis ekzameni la infanojn, li povis konstati, ke la infanoj ne povas ricevi la ekzamen-dokumentojn, ĉar preskaŭ ĉiuj ne scias siajn lecionojn.
Tia estas la edukprogreso en Bulgario — en tempo, kiam regas «saĝuloj-profesoroj».
Mi prenis kelkajn faktojn el bulgara gazeto, kiu klare montras la teruran fakton de infanedukado kaj zorgado speciale pri vilaĝaj infanoj. Laŭ gazeto «Zdravee» numero 14 de 1. aprilo. En 8 klasoj de vilaĝa lernejo oni faris enketon. «De 285 infanoj estas eĉ ne unu infano, kiu ne trinkas alkoholon! Ĉiu trinkas. De 276 (64 %) infanoj trinkas kune kun siaj familioj. Dum la tag- kaj vespermanĝo ili trinkas vinon kaj brandon. Nur 6 % konsumas malmulte da alkoholo. Ofte okazas, ke infanoj eniras ebriaj la lernejon.
De 285 infanoj (54 %) ili matenmanĝas nur sekan panon, aŭ panon kun ajlo. 31 % matenmanĝas vinan kaĉon, 10 % ne matenmanĝas kaj 5 % matenmanĝas lakton kaj formaĝon.
Ne ĉio! jen ankoraŭ alia enketo: de 138 vilaĝinfanoj 42 matenmanĝas; inter ili ne unu trinkas lakton. 12 lavas sin per sapo, 53 infanoj, kiuj sin banas unufoje pomonate, 20 infanoj ne estas banataj depost 4 monatoj, 15 infanoj lavas siajn piedojn ĉiusemajne, 5 lernas siajn leciononjn ĉe gaslampo, 107 skribas sur la fenestrobenkoj aŭ kuŝante surtere. Ĉiuj preparas siajn leciononjn en komuna ĉambro kune kun la tuta familio. En la sama vilaĝo estas ĉirkaŭ 24 trinkejoj.
Dum monato februaro sciencisto faris enketon ĉe la lernantoj de unu vilaĝo.
En I. fako li trovis inter 28 infanoj nur 6 sen pedikoj; en Ib. fako 27 infanoj nur 4 sen pedikoj; IIa. fako 24 infanoj nur 3 sen pedikoj; IIb. fako 23 infanoj nur 6 sen pedikoj; IIIa. fako 28 infanoj nur 8 sen pedikoj; IIIb. fako 30 infanoj nur 6 sen pedikoj; IVa. fako 30 infanoj nur 6 sen pedikoj; IVb. fako 25 infanoj nur 4 sen pedikoj.
Jen, la situacio en du aliaj vilaĝoj.
Nombro da lernantoj 298. Inter ili 222 kun ungoj, kun ne tonditaj haroj 23; kun ne purigitaj manoj 238; kun ne lavitaj piedoj 231; kun ne purigitaj oreloj 229; 6 infanoj havas orelmalsanojn; 4 kun defektita aŭdsento (surdaj); kun pedikoj 180; matenmanĝas nur panon 186; kun supo 4; kun teo 21; kun lakto 2. Nuntempe en Bulgario estas pli ol 100 000 malsanuloj de terura malsano — tuberkulozo.
65 % de vilaĝanoj ne povas legi kaj skribi.
Karaj legantoj, per tiu ĉi artikolo mi opinias doni al vi klaran bildon pri edukado en Bulgario. Publike oni diras, ke ĉiuj homoj devas esti singardaj kontraŭ tiuj malsanoj, kies kaŭzoj estas grandaj malhelpaĵoj. Se la vilaĝanoj intencas fari ion pri la bona edukado de siaj infanoj, tiam la burĝa diras: haltu! ne rapidu, vi mem ne estas kapabla fari tion. Vi donu la monon al ni, ni povas ĉion fari, kio estas bezona por vi. Oni enpoŝigas la monon kaj la burĝa registaro faras nenion. Ofte okazas, ke nia registaro fermas la lernejon en la vilaĝo. Kiam la vilaĝanoj demandas la ĉefulojn, kial oni fermis la lernejojn? tiam oni respondas: ni fermis la lernejojn, ĉar vi ne sufiĉe zorgas por la lernejoj. Tiamaniere la infanoj restas blinduloj nek povante legi nek skribi.
La vilaĝaj instruistoj nur interesas sin pri grandaj festoj kaj direktas sin al la urbo al siaj konatuloj kaj amatinoj! Piaj estas la nunaj bulgaraj instruistoj! Zdravejkin.
Li estis «forrabita» à la Matteotti…
IRH. El la tuta Bulgurio venas protestoj al Sofio en kiuj anoj de la kamparana ligo indignas pro la malaperigo de la iama kamparana ministro Tomoff kaj grupo de kamparanaj delegitoj kaj funkciuloj (pere de 15 armitaj faŝistoj kaj policanoj). La registara gazetaro diskonigas pri tio, ke tio ne estas tiom grava por akcenti ĝin, ĉar similaĵoj ankaŭ okazis dum la regado de la kamparanoj (!) . . . La kamparana frakcio en la Sobranje (parlamentejo) transdonis interpelacion, en kiu ĝi demandas la ministron por internaj aferoj, ĉu li scias ion pri la sorto de Pekareff, membro de kamparana konsilantaro, kiu estis forrabita antaŭ nelonge de personoj nekonataj.
Kiel oni povas vidi: Trankvilo kaj ordo regas en Bulgario! Trad. 4230.
Kial Farinacci devis malaperi
IRH. Sur la kulminacia punkto de sia potenco, efektiviginte la absolvon de la Matteotti-murdistoj, Farinacci devis abdiki kiel general-sekretario de la faŝista partio. Ĉi tiu nekomprenebla agado kaŭzis ĉie malkontenton. Nun la iama soc.-dem. deputito Franceso Ciccotti publikigas detalojn pri la kaŝitaj kaŭzoj de la abdikigo de Farinacci. Laŭ ĉi tiuj sciigoj Farinacci opiniis, ke li ankaŭ povu trudi al Mussolini sian volon, ĉar li posedis dokumentojn, kiuj pruvas la rektan respondecon de Mussolini por la mortigo de Matteotti, same ankaŭ por aliaj krimoj. Farinacci kredis, uzi ĉi tiun materialon por elpremoj de Musolini, sed la samaj dokumentoj troviĝis ankaŭ en la manoj de la ministro por internaj aferoj, Federzoni. Federzoni krom tio ankoraŭ havas materialon, el kiu evidentiĝas, ke Farinacci estas subaĉetita per ½ miliono da liroj pere de la gvidantoj de la Banca Disconto kaj de la firmao Ansaldo. Ĉe ĉi tiu fiago partoprenis ĉiuj tri. Per ĉimaniero ĉiuj faŝistaj gvidantoj klopodas riĉiĝi. Ĉar Farinacci provis, forpeli Federzoni-n el la ministerio por internaj aferoj kaj mem anstataŭi lin, tiu atakis lin kaj uzis la saman materialon por elpremoj kontraŭ Mussolini, kiu ankaŭ, kiel jam dirite, posedas Farinacci-n. Mussolini nun preferis oferi Farinacci-n anstataŭ ŝirmi Federzoni.
Ĉi tiuj valoraj por ni «internaj sciigoj» estis malkovritaj antaŭ nelonge per flugfolioj. Ili kvankam de la polico konfiskataj tamen atingis publikigon pri la fiagoj de la potenculoj en la registaro itala. Venos la tago de la «rekompenco»! 4230
La frank-falsigisto Nadossy kaŝis la murdistojn de Erzberger
IRH. — Pere de juĝo kontraŭ la «Esti Kurier» estas nun senerare pruvita, ke la policestro Nadossy tiamatempe malakceptis ĉiujn denuncojn pri la restadejo de la Erzberger-murdistoj. La supre citita gazeto aperigis artikolon en aŭgusto 1924, kiu pruvis, ke la murdistoj Heinrich Schulz kaj Heinrich Tillesen estis gastigitaj en la vilao de la deputito Gömbös. La juĝejo vidis en tiu agmaniero de la policestro malatentemon de la polico kaj kondamnis pro tio la redaktoron nur al monpuno de 1 ½ milionoj da kr., samtempe nuligante la verdikton al la karcera puno. —
Refoje estas konstatita eĉ pere de Horthy-Hungario, ke intimaj interrilatoj ekzistas inter la murdistaj bandoj germanaj kaj la kontraŭ-revoluciuloj hungaraj. Sed ankaŭ hodiaŭ ili tre vigle interrilatas. Trad. 4230
— página 5 —
LABORISTA RADIO ~ INTERNACIO
Suplementa paĝo de Sennaciulo — Aperas dufoje monate

Malgranda ornama desegnaĵo: du fulmosignoj (radio-ondoj) inter la du partoj de la subtitolo.
Malgranda ornama desegnaĵo: du fulmosignoj (radio-ondoj) inter la du partoj de la subtitolo.
Radiotelegrafa lingvo
Kio ĝi estas?
Nuntempe pli kaj pli disvastiĝas konstruado de Radio-amatoraj sendstacioj, per kiuj oni serĉas ligojn kun diverslandaj Radio-amatoroj. Ordinare oni interligiĝas per Radio-telegrafaj signoj, ĉar teknike ili estas pli facile atingeblaj ol la Radio-telefonaj, kaj aliflanke ili havas distance pli grandan trafpovon.
Por multaj estas konata Morso-alfabeto, uzata por Radio-telegrafado. Ĝi estas kombinata el certa kaj difinita por ĉiu litero kvanto kaj sinsekvo de punktoj kaj strekoj kaj estas aplikebla por ajna lingvo.
Sed por rapidigi la telegrafadon oni aplikas ankaŭ specon de kondiĉa lingvajo, en kiu certa kombinaĵo de literoj anstataŭas certajn frazojn, ordinare ofte uzatajn ĉe Radio-telegrafado. Tiu kondiĉa lingvajo estas nomata — «Radio-kodo». Kiel ekz. de tiu lingvajo oni povas citi jenajn mallongigojn:
PRB — Ĉu vi deziras interparoli kun mi per internacia kodo?
QRZ — Ĉu miaj signaloj estas malfortaj?
QSO — Ĉu vi havas ligon kun . . .
Sed tiu ĉi kodo ne ampleksas ĉiujn bezonojn en Radio-interligo; krome, estante akceptita ĉe internacia Radio-kongreso en jaro 1913, ĝi jam malnoviĝis. Tial krom tiu ĉi kodo, Radiistoj uzas ankoraŭ specialan Radio-lingvajon, en kiu apartaj vortoj ankaŭ estas anstataŭataj per kelkaj literoj; tiu lingvajo estas konata sub la nomo «Radio-ĵargono». Ĝi ne jam estas oficiale rekonita, kiel internacia, sed sufiĉe vaste disvastiĝis inter radiistoj.
Necesas noti, ke tiu ĉi Radio-ĵargono prezentas el ni plejparte mallongigojn de anglaj vortoj, kio estas komprenebla, ĉar inter angloj kaj amerikanoj estas plejmulto da Radiistoj, kiuj enkondukis en praktikon la ĵargonon, bazitan sur angla lingvo.
Kampo por apliko de Esperanto
Sed tiu anglalingva karaktero de la ĵargono limigas ĝian disvastiĝon kaj praktikadon. Kiel ĉie, ankaŭ en ĉi-sfero la baroj de diverslingveco memorigas pri si. Ĝuste tial Radio-fakoj de sovetiaj sindik. centroj (VCSPS kaj MGSPS) kaj la plej disvastigita en Sovetio Radio-revuo «Radio-Amatoro» ĵus elpaŝis kun la propono kaj preta projekto kontraŭ ĉi-ĵargono sur bazo de lingvo internacia, kaj nome de Esperanto. Ili alvokas al sovetiaj Radio-amatoroj vaste praktiki ĉi-ĵargonon por ke ĝi forigu el la uzado la ĵargonon anglalingvan.
Ĉu necesas diri, ke tiu iniciato de sovetiaj sindikatoj estas nova paŝo sur la vojo al la internaciigo de Radio-afero kaj sur la vojo al la definitiva uzado de Esp-o, kiel lingvo internacia! Tial ne nur sovetiaj k-doj, sed ĉiulandaj laboristaj Radio-amatoroj, ĉiulandaj esperantistaj Radio-amatoroj devus ĉiamaniere disvastigi la esperantlingvan ĵargonon. Kiamaniere? Nu, tio estas simpla: ĉi sube ni presas la plenan ĵargonon kun esperantlingvaj klarigoj de ĉiuj mallongigoj. Radio-amatoroj komencu ĝin tuj vaste apliki kaj krome, tradukinte la klarigojn de la mallongigoj en sian nacian lingvon, klopodu enpresi la ĵargonon en siaj nacilingvaj Radio-revuoj.
Per tio venkas internaciismo kaj Esp-o. Do, al la laboro!
Esperanto kaj Radio
Esperanto progresas senhalte en Radio-sfero. Preskaŭ ĉiuj gravaj Radio-stacioj en Eŭropo, kaj pluraj en Ameriko, en Azio kaj Aŭstralio donas kursojn de Esperanto aŭ faras disaŭdigojn en tiu lingvo. Kelkaj el ili havas semajnajn programojn plene en Esperanto por la alilandaj aŭskultantoj.
La statistiko montras, ke de 1. jan. ĝis 1. aprilo 1925 okazis per Radio 118 paroladoj (68 pri Esp-o kaj 50 en Esp-o), kaj 20 kursoj de 50 stacioj en 19 landoj de 3 kontinentoj. Intertempe tiu ĉi nombro ankoraŭ pligrandiĝis sentemble. La stacio de Tokio nun partoprenas al la disvastigo de Esperanto per Radio.
| Mallongigoj antaŭaj | novaj | Signifo |
|---|---|---|
| abt | pr | proksimume |
| accw | raks | sendilo, funkcianta per rektifita alterna kurento |
| aftrn | pt | posttagmeze |
| ammtr | amtr | ampermetro |
| bfre, aŭ b4 | an | antaŭ |
| bjr (fr.), gr (germ.), gd (angl.) | bt | bonan tagon |
| bn, gn | bn | bonan nokton |
| bsr, ga, ge | bv | bonan vesperon |
| btr | pb | pli bone |
| cb | ru | respondu |
| cld, clg | vk | vokis, vokas |
| cp | kp | kontraŭpezo |
| crd | pk | poŝtkarto |
| cu | m vk | mi vokas vin |
| cuagu | m rvk | mi ree vokas vin |
| cul | ad | ĝis revido, adiaŭ |
| cw | ko | kontinua |
| dccw | kks | sendilo, funkcianta per kontinua kurento |
| de | de | de, el |
| dif | dif | diferenco |
| dx | ldi | granda (longa) distanco |
| ere | — | tie ĉi |
| fb | — | mi deziras sukcesan laboron |
| fone | fon | telefono |
| frg | frk | frekvenco |
| gg | — | komenco de laboro, funkciado |
| gld | gho | mi ĝojas |
| ham | sam | amatoro, posedanta sendilon |
| hi | alt | alta |
| hr | — | tie ĉi |
| hrd | aud | mi aŭdis |
| ht | — | alta tensio |
| hv | hv | mi havas |
| hw | kl | kiel |
| inpt | pren | primaria potenco de sendilo |
| ky | mp | Morso-klavo |
| ltr | ltr | letero |
| low | malt | malalta |
| low | mgr | malgranda |
| m | m | metro, minuto |
| mght | — | povas |
| mike | mik | mikrofono |
| msr | — | sinjoro |
| om | — | amiko |
| — | klg | kolego |
| msg | inf | informo |
| mny | mlt | multe |
| nil | ne | nenio |
| nite | nt | nokto |
| nd | nf | nenio farebla |
| nm | np | nenio plu |
| nw | nun | nun |
| ok | r | ĉio ricevita |
| ors | ss | sparka sendilo |
| pse | bvu | bonvolu |
| pt | pt | punkto |
| rd ok | r | ĉio ricevita |
| rdn | rdd | radiado |
| rdo | rdo | radio |
| rpt | rpt | ripetu ripetas |
| ru | — | ĉu vi? |
| sa | prl | mi parolas |
| sigs | sig | signaloj |
| gv | dn | doni |
| spk | prli | paroli |
| test | exp | eksperimento, -a laboro |
| tng | obj | objekto |
| thr | tie | tie |
| tht | la | tio ĉi |
| tks | dnk | mi dankas |
| tll | gh | ĝis |
| tmr | mg | morgaŭ |
| trub | mh | malhelpo |
| u | vi | vi |
| unles | — | se ne |
| ur | via | via |
| vltmtr | vltm | voltmetro |
| vy | tre | tre |
| vt | vt | valvo |
| wl | miv | mi deziras, volas |
| wrk | lbr | labori |
| wrls | rdo | radio |
| wrls | rde | perradie |
| wld | ol | ondlongo |
| x | pt | permeso por sendilo |
| yes | jes | jes |
| — | espo | Esperanto |
| 2nte | hn | hodiaŭ nokte |
| 73 s | rs | bondezirojn, radio-saluton! |
Signado de tempo
| Mallongigoj antaŭaj | novaj | Signifo |
|---|---|---|
| gmt (a) | — | Okcident-eŭropa tempo |
| mez (germ.) | met | Mez-eŭropa tempo |
| oez | oet | Orient-eŭropa tempo |
— página 6 —
6 SENNACIULO
Kiel laboras ruĝa soveta prokuroro
En malnova Rusio forestis la vorto, kiu estus pli abomeninda, ol prokuroro. Ŝajnis, ke en ĉi-oficejo koncentriĝis ĉio, kion plej multe oni malbenis en malnova reĝimo. La prokuroroj estis veraj ekzekutistoj de laboristoj kaj kamparanoj, kiam la lastaj almenaŭ iomete penis plibonigi sian maldolĉan sorton.
Sed ne la sama situacio estas nun en soveta Rusio. Ni ankaŭ havas prokurorojn, sed tiaj jam tre multe diferenciĝas de malnovaj caraj prokuroroj. Ili ankaŭ estas gardistoj de leĝo, leĝeco, sed ĝi estas jam alia, revoluciema leĝeco, celanta subtenon kaj plifirmiĝon de ordo, kiun kreis oktobra revolucio.
Ĝis 1921, kiam soveta Rusio estis kvazaŭ en sieĝo, ĉirkaŭigita per ringo de malamikemaj bordoj, ni preskaŭ nenion pensis pri revolucia leĝeco kaj pri rigora plenumo de leĝoj. Oni kreigis tiam leĝecon sur batalkampoj, ĝin almilitadis kaj por ĝi mortadis kaj mortigadis — kun armilo en manoj.
Sed la milito finiĝis, ĉe ni ekaperis niaj leĝkodoj kaj al ĉiuj, ekzistantaj antaŭe oficejoj, aldoniĝis nova-soveta prokuroro.
Ruĝa prokuroro estas defendanto de laborist-kamparanoj. Oni povas tion vidi eĉ laŭ ilia socia stato — preskaŭ ĉiuj, almenaŭ plejparte, niaj prokuroroj eliris el mezo de laboruloj, malplejparte — el oficistoj. Grandparte ili estas membroj de tutsoveta komunista partio.
Per du rimedoj laboras nia prokuroro, ekstermante la krimecon el nia vivo. Tie, kie oni ne plenumas la leĝon laŭ malklereco — prokuroro plikleriĝas ĵure malluman loĝantaron, aranĝante lekciojn, jurkonsulejojn ĉe sovetaj institucioj, kluboj, legejoj; tie oni donas al kamparano ne nur senpagan konsilon, sed ankaŭ al li skribos necesan petskribaĵon.
Niaj leĝoj estas malmultnombraj, simple kaj klare skribitaj kaj ĉiu legkapabla kamparano aŭ laboristo ilin tre bone komprenos. Inokuli en menson de ĉiu laborulo scion de siaj leĝoj, de siaj rajtoj kaj devoj — jen estas la plej grava tasko, kiun starigis al si kaj ĝin plenumas prokuroro, multe pri tio raportante dum laboristaj kunvenoj.
Aliparte — kie oni faras krimojn, bone sciante la leĝon, precipe, kiam tion faras niaj klasaj malamikoj, penantaj forigi laboristan potencon — tiam la labormetodo de prokuroro estas severa kaj tre klara. Tiam prokuroro agas per metodoj de subpremado, dume uzante la fortojn, kiujn ni heredis de burĝaro — juĝejoj, malliberejoj ktp.
La prokuroroj ne nur mem elpaŝas en juĝprocesoj, kiel ŝtataj akuzantoj — ili penas tiel fari, ke akuzado elirus de loka loĝantaro mem, ĉar nur ĝia reprezentanto kaj defendanto estas soveta registaro. En procesoj, kiuj havas socian intereson, tre ofte kiel akuzantoj en juĝejo elpaŝas ne prokuroroj, sed reprezentantoj de loka loĝantaro, t. n. «sociaj akuzantoj». Tiamaniere soveta registaro ne nur ekinteresigas la loĝantaron en rezulto de proceso, sed ankaŭ al si preparas estontajn, vere kamparanajn aŭ laboristajn prokurorojn.
Ni vidas el tio, ke ruĝa soveta prokuroro ne estas la sama, kiel prokuroro de malnova cara Rusio aŭ prokuroro de ĉiu nuntempa kapitalista regno. Li jam estas, kiel ni lin priskribis, unu ĉenero de la tuta revolucia laboro, li, renkonte al laboristoj kaj kamparanoj irante en iliaj multnombraj plendoj kaj petskriboj, alportas sian parton da laboro por konstruado de komunismo.
Originale de P. Kirjuŝin (ruĝa prokuroro).
Trijara jubileo de smolenska laboristkorespondantaro
Antaŭnelonge smolenska (Sovet-Unio) gazeto «Laborista Vojo» festis trijaran jubileon de sia laboristkorespondantaro.
Niaj laboristkorespondantoj ne similas korespondantojn de l’ burĝaj gazetoj. La niaj estas simplaj laboristoj, kiuj skribas por sia gazeto pri sia uzino, pri ĝia vivo kaj pri ĝiaj difektoj. Pri ili Lenin diris: «Donu pli larĝan eblecon al laboristoj skribi por siaj gazetoj, skribi pri ĉio, kio ilin interesas.»
Kaj laboristoj komencis skribi, ĉiam pligrandigante sian korespondantan armeon. Jen ekzemplo: antaŭ tri jaroj en Smolensk estis nur ok korespondantoj kaj nun en urbo ekzistas 35 rondetoj kun 400 membroj-laboristkorespondantoj. Ili eldonas en urbo pli ol kvindek murgazetojn.
Pri kio skribas laboristoj? Rigardu: jen unu skribas pri malbona kooperativo, la alia — pri nebone laboranta profunuiĝa komitato, tria — pri io simila. Kaj iliaj skribaĵoj helpas: post presigo de unu artikoleto pliboniĝis doktora helpo al laboristoj, post la alia oni komencis ĝustatempe pagadi laborpagon, post la tria — oni tuj aĉetis por laboristoj specialan laborvestaĵon. Laboristkorespondantoj helpas al laboristoj, registaro kaj partio nuligi ĉiujn difektojn, kiu ankoraŭ kaŝiĝas en mallumigitaj anguletoj, lumigante ilin per siaj artikoloj kaj skribaĵoj.
Tial dum ilia jubileo ĉiuj salutis ilin.
— Vivu por ĉiam kara laboristkorespondantaro, bona helpanto por laborista partio, — diris unu maljuna laboristo.
Same salutis ilin per esperanta parolado franca elmigrinto k-do P., scianta nur francan lingvon kaj Esperanton. Post lia saluto la solena kunsido decidis: sendi per lingvo Esperanto fratecan saluton al laboristaj eksterlandaj gazetoj, kun kiuj estas ligitaj smolenskaj esperantistoj, kaj pli larĝigi kaj profundigi interligon kun eksterlandaj kamaradoj. Dume niaj esperantistoj, gazetlaborantoj kaj laboristkorespondantoj estas ligitaj kun 23 kamaradoj el ok landoj. Por tago de estonta kvarjara jubileo ni havas celon: ĉiu smolenska laboristkorespondanto devas estis ligita kun iu kamarado eksterlanda. Por la lasta celo en Smolensk estas organizita loka oficejo de Internacia Laborista Esperanta Presservo.
R. Nikolskij.
Deklaracio de aŭstra laborista delegitaro pri Sovetio
Sovetlandon vizitis aŭstraj laboristoj. 10. februaron ili forveturis el Moskvo por 6-semajna vojaĝo tra Sovetio. Antaŭ sia forveturo ili transdonis al la redakcio de «Izvestija» jenan deklaracion:
«Aŭstra laborista delegacio forveturas hodiaŭ el Moskvo, sin direktante trans Kievo kaj Ekaterinoslav — Gruzion. La delegacio utiligis sian ĉeeston en Moskvo ne nur por konatiĝi kun laboro en entreprenoj, sed ankaŭ por pli intime kontaktiĝi kun centraj organoj de la rusa frateca profesi-movado.
Impresoj, faritaj al ni per ĉio, kion ni ĝis nun vidis, tute dispelis kalumniajn elpensojn pri soveta Rusio, disvastigitajn en eksterlando.
Ni vidas landon, sin okupantan per socialista konstruado, landon, kie laboristaj masoj, intime kunfanditaj en komuna laboro, forĝas novajn formojn de socia strukturo.
Sciigojn kaj statistikan materialon, kun preteco metitajn en nian disponon de centraj institucioj, ni kontrolis tra entreprenoj kaj per interparoloj kun komunistaj kaj senpartiaj laboristoj, kaj ĉiuj-ĉi sciigoj montriĝis tute veraj.
Precizan kaj detalan raporton pri niaj observoj kaj impresoj en Sovet-Unio ni donos nur post nia reveno el la plua vojaĝo!!
Moskvo, 9. Febr. 1926.
Sekvas 14 subskriboj.
V. L. 4696.
Esperanto kaj senalfabeteco
Rusio estas lando de kontrastoj (malaĵoj) antaŭ nelonge diris iu eminenta persono.
La plej perfekta sociordo — soveta reĝimo, kaj la plej malalta mastrumado de terkulturo.
En Sovetio disvastiĝas esp. — lasta vorto de komprenigilo tekniko, kaj en Sovetio ne tiel facile estas plenumi la deziron, likvidi senalfabetecon.
Sur paĝoj de «Uĉitelskaja Gazeto» — organo de C. K. Unio de klerigadlaborantoj USSR oni pridiskutas la demandon je enkonduko esp. en lernejojn (vidu n-ro 53, 73, 77) kaj sama gazeto en n-ro 79 komunikas pri unu loko, kiu estas mil verstojn (versto — preskaŭ 1 kilometro) de Irkutsk (Siberio) kun 8000 enloĝantoj, inter kiuj estis nur unu, kiu povis iom legi kaj skribi kaj nun ĉi homo mortis; aliaj tute estas senalfabetuloj. Tamen malaĵoj estas pli esperplenaj ol nivelaĵoj ekz. Germanio, kie preskaŭ ĉiuj legas kaj skribas, bone komprenas esp., sed kie superregas politika analfabeteco.
SAT-ano 3409.
— página 7 —
SENNACIULO 7
La vagulo
Simpla, sensignifa vagulo. Laŭ profesio — tajloro. Harojn li havas blankaj kiel lakto. Li partoprenis la mondmiliton suferas pro reŭmatismo, edzinon entombigis antaŭ dekkvin jaroj. Multfoje punita, sen loĝejo, sen okupo, li vagas, petas almozon ofte eĉ donacitan panon li ne havas sufiĉe por satmanĝi. Estas malpermesite al li reveni la ĉefurbon, kaj la polico donas al li mizeran ateston.
La 18. februaro li estis surprizita de policisto, ĵus kiam li estis etendanta manon, por pli detale provrigardi la pomojn en korbo antaŭ negocista butiko. Du jam trovis azilon en lia poŝo, kaj la tria ĵus estis sekvonta la saman vojon. Maldikiĝinta malvarmiĝinta, malsata li estis. Li kontraŭstaris la policiston, kiu lin faligis teren, arestis kaj forkondukis.
La 2. aprilo li estis juĝata. Ŝtelo kaj kontraŭagado al policisto kaj reveno en ĉefurbon. Ne eĉ unu vorton li diris por defendi sin. Nek tion, li diris, ke tiam li ne havas eĉ peceton da pano en sendenta buŝo dum kelkaj tagoj, ke li malsatas kaj pro malsato li ŝtelis tiujn tri pomojn, la malsato, estis la kaŭzo, pro kiu li piedire remigris al la ĉefurbon, en la trompema espero, ke en granda urbo pli versimile oni kompatos lin kaj simpatios pro lia kompatinda kaj kaduka korpo. Oni ne kompatis, ne simpatiis.
Li ne malbenas. Inerta li estas al si eĉ al aliuloj. Nur la morton kompateman li atendas.
La vagulo, porcio de homviando, mizero kaj doloro kaj tamen antaŭ jaroj plene da suno kaj forto, la mastroj lin ŝatis pro lia lerteco. Kaj hodiaŭ? Korpo kaduka spirite inerta — plorinde. Du monatojn li ricevis — salajro por tutviva laboro . . .
El Rudé Práva (Ruĝa Rajto), Praha 6444.
Saluton al bulgarinoj!
Tiu-ĉi letero estas skribita de malbone alfabeta rusa kamparanino, kiu, ne povante mem pro diversaj kaŭzoj lerni esperanton, tamen sen iuj diskutoj, kredante utilecon kaj uzeblecon de la lingvo internacia, petis smolenskajn esperantistojn, ke ili per ia-ajn maniero igu ŝian leteron legebla por bulgarinoj.
Varmegan saluton al la laboristinoj kaj kamparaninoj bulgaraj. Mi, libera kaj plenrajta civitanino de Sovet-Unio, de Smolenska guberio (regiono), Gjatska uezdo (distrikto), salutas vin je nomo de virinoj de Miŝinskaja volostj’ (rajono) kaj mi deziras al vi plenrajtiĝi same, kiel ni virinoj de Sovet-Unio. Konante bone la staton de bulgara virino, ĉar mi mem laŭ la naskiĝdeveno estas bulgarino, kaj komparante tiun-ĉi staton kun la stato de virino rusa, mi sentas min devigita kompati vin, karaj kamaradinoj—virinoj. Sed ni, virinoj de Sovet-Unio esperas, ke vi malproksiman estontan tempon estiĝos same plenrajtaj, kiel ni, ke vi havigos al vi la egalrajtecon, kiu apartenas al vi, sed nur dank’ al «favoraj» regantoj vi ĝin ne ricevas, ĉar ĝi por ili ne estas profitdona. Nur la soveta registaro bone komprenis ĉi-tion kaj donis al ni kune kun viroj nian civitanan rajtaron. Kaj ni, virinoj rusaj, scipovos pruvi, ke ne senutile oni donis al ni la rajtojn.
Ankoraŭ foje mi salutas vin je nomo de ĉiuj virinoj de Miŝinskaja volostj’ kaj mi deziras al vi plenan sukceson en liberiĝo de ekspluatantoj kaj unuiĝo de virinoj-laboristinoj kaj kamparanoj ĉirkaŭ la proletariaro por komuna batalo kontraŭ premegantoj, por plifirmigo de internacia laborista ligo diverslanda, por garantii sukceson de proletaria revolucio. Vivu libera kaj egalrajta virino! Vivu ŝia liberiginto! Vivu la mondrevolucio!
Marija Ivanova
(Smolensk. gub., Gjatskij uezdo, vilaĝo Aljenkino).
Ĝustigo
En «Sennaciulo» n-o 26 (78) en la artikolo «Ligo de nacioj kaj pacemo» — k-do «SAT 3409» faris skriberaron, kiu povas okazigi gravan miskomprenon:
Li donis sumon de generalaj elspezoj de USSR. en la j. 1925 = 998 972 500 rbl. kaj sumon de militelspezoj dum la sama periodo = 407 247 000 rbl. kaj el tiuj du ciferoj li konkludis, ke preskaŭ duono de ĉiuj elspezoj en Sovetio estas uzataj por la armeo.
Tio ne estas vera, ĉar efektiva sumo de generalaj elspezoj estas ne 998 972 500 rbl., sed 1 998 972 500 rbl.
Tio ŝanĝas la tutan bildon: Malpli ol kvarono (sed eĉ ne duono) de ĉiuj elspezoj en Sovetio estas uzataj por la armeoj.
Mi proponas al k-do, estonte pli ĝuste reskribadi la ciferojn, ĉar iufoje eĉ la «unuoj» multe signifas, precipe, se ĝi signifas unu miliardon.
3717.
La tervizito de Jesuo dum la Unua de Majo
de Sao (Fino)
Tiam ni eniris regionon, kiu montris gigantajn konstruaĵojn — fabrikojn kaj multajn ferstangajn turojn — minejojn. Kaj ĉi tie ni vidis grandegan amason da homoj en bluaj vestoj. Kalaj manoj tenis ne trikolorajn sed ruĝajn standardojn. Energie, senkompate aspektis la vizaĝoj. Tiu bildo rememorigis nin pri jam viditaj etaj grupoj samspecaj en aliaj regionoj. Jesuo tuj alpaŝis al unu el la homoj: «Amiko, diru al mi kiaj vi estas?» La homo turnis sin al ni: «Ni estas la proletaro» fiere sonis «kaj hodiaŭ ne nur ni, sed ĉiuj proletoj sur la terglobo festas la Unuan de Majo, ne eligante viv-kriojn pri iu propra patrio aŭ iu aparta standardo. Ni havas nur unu patrion — la mondon kaj unu standardon — la ruĝan.» «Kaj kion vi volas?» esploris Jesuo. «Justecon, liberecon kaj ke ĉiu laboru! Ekĉesu estadi riĉeco apud mizero.» «La saman, kion ankaŭ mi volis en Palestino» murmuris Jesuo. «Ne plu ekzistu potencaj riĉuloj, kiuj elsuĉas la mizerularon», daŭrigis la blubluzulo. «Pro ili, kiuj ne seminte tamen konstante rikoltas, multaj devas suferi. Rigardu jen la nude-krudan domegon — malliberejo en kiun oni ŝovas la ribelantojn — justemulojn. Rigardu la bordelon, kunvenejo de hominoj malindigitaj de tiuj, kiuj indignas pri ili. Rigardu la minejojn, la fabrikojn — ni konstruis ĉion, ni proletoj kaj nia kompenso: malsato, sklaveco, mallibereco.» «Ĝuste tiel, kiel en Jeruzalemo mlatempe» konkludis Jesuo flustre. Laŭte li demandis: «Kaj kiel vi volas ŝanĝi tion? Ĉu vi obeas la biblion?» «Jen, la biblio kaj jen kiel ni volas ŝanĝi tion,» la proleto respondis kaj doninte libreton montris al Jesuo certan linion. La difilo legis: «Ni deklaras malkaŝe, ke niaj celoj povas esti atingitaj nur per la perforta renverso . . .» «For la perforton!» Jesuo milde deklaris. «Beataj estas la pacemuloj, beataj estas la pardonemuloj. Amu viajn malamik — — — —» «Malbenataj friponoj, malaperu, tuj tuj!» Policisto alkuregis batante ĉiun dorson atingeblan. «Pri ĉio venkas la Amo!» elvokis Jesuo kaj paŝis policiston: «amiko mia, eningigu cian glavon, ni estas fratoj do ni estu tiaj!» «Kion? Fratoj?» la policisto furioze kriis. Li levis la sabron kaj mi jam opiniis Jesuon batata kiam mi subite sentis en miaj manoj la ŝnuregon. Ankaŭ Jesuo jam kaptis ĝin kaj tuj ni leviĝis for de la tero . . .
En alto de 30—40 metroj ni, turninte niajn rigardojn teren observis ĉie, en ĉiu lando proletojn, kiel klarigis tiu, kiun Jesuo demandis. Ĉiuj tenis sangeruĝajn flagojn. Kaj la flagoj flirtis, flirtegis kaj super la terglobo ili kuniĝis formante gigantan flamegon. Eĉ nin atingis la ardaj langoj kaj el sub ili eksonis krio, potenca, venkscia: «Vivu la unua de Majo!» Jure aldoniĝis: «Ni kreos la eternan majon!» Tiam sekvis sono premata, kvazaŭ elinfera: «Liberecon, liberecon!» kaj minace, tondre «Li—ber—econ!» De malproksime kuraĝige venis responda voko: «Faru tiel, kiel ni» kaj mi kredas la voko estis el oriento. «Ili ne plu bezonas min» diris Jesuo malaperante.
Mi, ne plu kapabla teni min, refalis teren kaj — revekiĝis, trovante min sur mia seĝo, tenante la fadenon en mia mano . . .
Sed nun mi rapidis pretigi la flagon por ne malfruiĝi. Atinginte la straton mi rimarkis, ke mi sonĝe jam vidis tion, kio efektive okazas. Ĉie klopodis proletoj kun ruĝaj flagoj atingi la renkontejon por partopreni la majan manifestadon. Tra la aero alondis al miaj oreloj proleta maj-kanto:
Hodiaŭ laboras neniu — Ni homan indecon akiru, Kaj tiun-ĉi tagon por festo elektu Kaj pezajn katenojn disŝiru.
Tio multe kuraĝigis min, ĉar mi denove ekkonis, ke la proletaj aspiroj jam tute ne estas sonĝoj, sed ili enpaŝis en la seniluzian vojon kondukantan al realeco.
— página 8 —
6 SENNACIULO
Kiel laboras ruĝa soveta prokuroro
En malnova Rusio forestis la vorto, kiu estus pli abomeninda, ol prokuroro. Ŝajnis, ke en ĉi-oficejo koncentriĝis ĉio, kion plej multe oni malbenis en malnova reĝimo. La prokuroroj estis veraj ekzekutistoj de laboristoj kaj kamparanoj, kiam la lastaj almenaŭ iomete penis plibonigi sian maldolĉan sorton.
Sed ne la sama situacio estas nun en soveta Rusio. Ni ankaŭ havas prokurorojn, sed tiaj jam tre multe diferenciĝas de malnovaj caraj prokuroroj. Ili ankaŭ estas gardistoj de leĝo, leĝeco, sed ĝi estas jam alia, revoluciema leĝeco, celanta subtenon kaj plifirmiĝon de ordo, kiun kreis oktobra revolucio.
Ĝis 1921, kiam soveta Rusio estis kvazaŭ en sieĝo, ĉirkaŭigita per ringo de malamikemaj bordoj, ni preskaŭ nenion pensis pri revolucia leĝeco kaj pri rigora plenumo de leĝoj. Oni kreigis tiam leĝecon sur batalkampoj, ĝin almilitadis kaj por ĝi mortadis kaj mortigadis — kun armilo en manoj.
Sed la milito finiĝis, ĉe ni ekaperis niaj leĝkodoj kaj al ĉiuj, ekzistantaj antaŭe oficejoj, aldoniĝis nova-soveta prokuroro.
Ruĝa prokuroro estas defendanto de laborist-kamparanoj. Oni povas tion vidi eĉ laŭ ilia socia stato — preskaŭ ĉiuj, almenaŭ plejparte, niaj prokuroroj eliris el mezo de laboruloj, malplejparte — el oficistoj. Grandparte ili estas membroj de tutsoveta komunista partio.
Per du rimedoj laboras nia prokuroro, ekstermante la krimecon el nia vivo. Tie, kie oni ne plenumas la leĝon laŭ malklereco — prokuroro plikleriĝas ĵure malluman loĝantaron, aranĝante lekciojn, jurkonsulejojn ĉe sovetaj institucioj, kluboj, legejoj; tie oni donas al kamparano ne nur senpagan konsilon, sed ankaŭ al li skribos necesan petskribaĵon.
Niaj leĝoj estas malmultnombraj, simple kaj klare skribitaj kaj ĉiu legkapabla kamparano aŭ laboristo ilin tre bone komprenos. Inokuli en menson de ĉiu laborulo scion de siaj leĝoj, de siaj rajtoj kaj devoj — jen estas la plej grava tasko, kiun starigis al si kaj ĝin plenumas prokuroro, multe pri tio raportante dum laboristaj kunvenoj.
Aliparte — kie oni faras krimojn, bone sciante la leĝon, precipe, kiam tion faras niaj klasaj malamikoj, penantaj forigi laboristan potencon — tiam la labormetodo de prokuroro estas severa kaj tre klara. Tiam prokuroro agas per metodoj de subpremado, dume uzante la fortojn, kiujn ni heredis de burĝaro — juĝejoj, malliberejoj ktp.
La prokuroroj ne nur mem elpaŝas en juĝprocesoj, kiel ŝtataj akuzantoj — ili penas tiel fari, ke akuzado elirus de loka loĝantaro mem, ĉar nur ĝia reprezentanto kaj defendanto estas soveta registaro. En procesoj, kiuj havas socian intereson, tre ofte kiel akuzantoj en juĝejo elpaŝas ne prokuroroj, sed reprezentantoj de loka loĝantaro, t. n. «sociaj akuzantoj». Tiamaniere soveta registaro ne nur ekinteresigas la loĝantaron en rezulto de proceso, sed ankaŭ al si preparas estontajn, vere kamparanajn aŭ laboristajn prokurorojn.
Ni vidas el tio, ke ruĝa soveta prokuroro ne estas la sama, kiel prokuroro de malnova cara Rusio aŭ prokuroro de ĉiu nuntempa kapitalista regno. Li jam estas, kiel ni lin priskribis, unu ĉenero de la tuta revolucia laboro, li, renkonte al laboristoj kaj kamparanoj irante en iliaj multnombraj plendoj kaj petskriboj, alportas sian parton da laboro por konstruado de komunismo.
Originale de P. Kirjuŝin (ruĝa prokuroro).
Trijara jubileo de smolenska laboristkorespondantaro
Antaŭnelonge smolenska (Sovet-Unio) gazeto «Laborista Vojo» festis trijaran jubileon de sia laboristkorespondantaro.
Niaj laboristkorespondantoj ne similas korespondantojn de l’ burĝaj gazetoj. La niaj estas simplaj laboristoj, kiuj skribas por sia gazeto pri sia uzino, pri ĝia vivo kaj pri ĝiaj difektoj. Pri ili Lenin diris: «Donu pli larĝan eblecon al laboristoj skribi por siaj gazetoj, skribi pri ĉio, kio ilin interesas.»
Kaj laboristoj komencis skribi, ĉiam pligrandigante sian korespondantan armeon. Jen ekzemplo: antaŭ tri jaroj en Smolensk estis nur ok korespondantoj kaj nun en urbo ekzistas 35 rondetoj kun 400 membroj-laboristkorespondantoj. Ili eldonas en urbo pli ol kvindek murgazetojn.
Pri kio skribas laboristoj? Rigardu: jen unu skribas pri malbona kooperativo, la alia — pri nebone laboranta profunuiĝa komitato, tria — pri io simila. Kaj iliaj skribaĵoj helpas: post presigo de unu artikoleto pliboniĝis doktora helpo al laboristoj, post la alia oni komencis ĝustatempe pagadi laborpagon, post la tria — oni tuj aĉetis por laboristoj specialan laborvestaĵon. Laboristkorespondantoj helpas al laboristoj, registaro kaj partio nuligi ĉiujn difektojn, kiu ankoraŭ kaŝiĝas en mallumigitaj anguletoj, lumigante ilin per siaj artikoloj kaj skribaĵoj.
Tial dum ilia jubileo ĉiuj salutis ilin.
— Vivu por ĉiam kara laboristkorespondantaro, bona helpanto por laborista partio, — diris unu maljuna laboristo.
Same salutis ilin per esperanta parolado franca elmigrinto k-do P., scianta nur francan lingvon kaj Esperanton. Post lia saluto la solena kunsido decidis: sendi per lingvo Esperanto fratecan saluton al laboristaj eksterlandaj gazetoj, kun kiuj estas ligitaj smolenskaj esperantistoj, kaj pli larĝigi kaj profundigi interligon kun eksterlandaj kamaradoj. Dume niaj esperantistoj, gazetlaborantoj kaj laboristkorespondantoj estas ligitaj kun 23 kamaradoj el ok landoj. Por tago de estonta kvarjara jubileo ni havas celon: ĉiu smolenska laboristkorespondanto devas estis ligita kun iu kamarado eksterlanda. Por la lasta celo en Smolensk estas organizita loka oficejo de Internacia Laborista Esperanta Presservo.
R. Nikolskij.
Deklaracio de aŭstra laborista delegitaro pri Sovetio
Sovetlandon vizitis aŭstraj laboristoj. 10. februaron ili forveturis el Moskvo por 6-semajna vojaĝo tra Sovetio. Antaŭ sia forveturo ili transdonis al la redakcio de «Izvestija» jenan deklaracion:
«Aŭstra laborista delegacio forveturas hodiaŭ el Moskvo, sin direktante trans Kievo kaj Ekaterinoslav — Gruzion. La delegacio utiligis sian ĉeeston en Moskvo ne nur por konatiĝi kun laboro en entreprenoj, sed ankaŭ por pli intime kontaktiĝi kun centraj organoj de la rusa frateca profesi-movado.
Impresoj, faritaj al ni per ĉio, kion ni ĝis nun vidis, tute dispelis kalumniajn elpensojn pri soveta Rusio, disvastigitajn en eksterlando.
Ni vidas landon, sin okupantan per socialista konstruado, landon, kie laboristaj masoj, intime kunfanditaj en komuna laboro, forĝas novajn formojn de socia strukturo.
Sciigojn kaj statistikan materialon, kun preteco metitajn en nian disponon de centraj institucioj, ni kontrolis tra entreprenoj kaj per interparoloj kun komunistaj kaj senpartiaj laboristoj, kaj ĉiuj-ĉi sciigoj montriĝis tute veraj.
Precizan kaj detalan raporton pri niaj observoj kaj impresoj en Sovet-Unio ni donos nur post nia reveno el la plua vojaĝo!!
Moskvo, 9. Febr. 1926.
Sekvas 14 subskriboj.
V. L. 4696.
Esperanto kaj senalfabeteco
Rusio estas lando de kontrastoj (malaĵoj) antaŭ nelonge diris iu eminenta persono.
La plej perfekta sociordo — soveta reĝimo, kaj la plej malalta mastrumado de terkulturo.
En Sovetio disvastiĝas esp. — lasta vorto de komprenigilo tekniko, kaj en Sovetio ne tiel facile estas plenumi la deziron, likvidi senalfabetecon.
Sur paĝoj de «Uĉitelskaja Gazeto» — organo de C. K. Unio de klerigadlaborantoj USSR oni pridiskutas la demandon je enkonduko esp. en lernejojn (vidu n-ro 53, 73, 77) kaj sama gazeto en n-ro 79 komunikas pri unu loko, kiu estas mil verstojn (versto — preskaŭ 1 kilometro) de Irkutsk (Siberio) kun 8000 enloĝantoj, inter kiuj estis nur unu, kiu povis iom legi kaj skribi kaj nun ĉi homo mortis; aliaj tute estas senalfabetuloj. Tamen malaĵoj estas pli esperplenaj ol nivelaĵoj ekz. Germanio, kie preskaŭ ĉiuj legas kaj skribas, bone komprenas esp., sed kie superregas politika analfabeteco.
SAT-ano 3409.
— página 9 —
SENNACIULO
La vagulo
Simpla, sensignifa vagulo. Laŭ profesio — tajloro. Harojn li havas blankaj kiel lakto. Li partoprenis la mondmiliton suferas pro reŭmatismo, edzinon entombigis antaŭ dekkvin jaroj. Multfoje punita, sen loĝejo, sen okupo, li vagas, petas almozon ofte eĉ donacitan panon li ne havas sufiĉe por satmanĝi. Estas malpermesite al li reveni la ĉefurbon, kaj la polico donas al li mizeran ateston.
La 18. februaro li estis surprizita de policisto, ĵus kiam li estis etendanta manon, por pli detale provrigardi la pomojn en korbo antaŭ negocista butiko. Du jam trovis azilon en lia poŝo, kaj la tria ĵus estis sekvonta la saman vojon. Maldikiĝinta malvarmiĝinta, malsata li estis. Li kontraŭstaris la policiston, kiu lin faligis teren, arestis kaj forkondukis.
La 2. aprilo li estis juĝata. Ŝtelo kaj kontraŭagado al policisto kaj reveno en ĉefurbon. Ne eĉ unu vorton li diris por defendi sin. Nek tion, li diris, ke tiam li ne havas eĉ peceton da pano en sendenta buŝo dum kelkaj tagoj, ke li malsatas kaj pro malsato li ŝtelis tiujn tri pomojn, la malsato, estis la kaŭzo, pro kiu li piedire remigris al la ĉefurbo, en la trompema espero, ke en granda urbo pli versimile oni kompatos lin kaj simpatios pro lia kompatinda kaj kaduka korpo. Oni ne kompatis, ne simpatiis.
Li ne malbenas. Inerta li estas al si eĉ al aliuloj. Nur la morton kompateman li atendas.
La vagulo, porcio de homviando, mizero kaj doloro kaj tamen antaŭ jaroj plene da suno kaj forto, la mastroj lin ŝatis pro lia lerteco. Kaj hodiaŭ? Korpo kaduka spirite inerta — plorinde. Du monatojn li ricevis — salajro por tutviva laboro…
El Rudé Práva (Ruĝa Rajto), Praha 6444.
Saluton al bulgarinoj!
Tiu-ĉi letero estas skribita de malbone alfabeta rusa kamparanino, kiu, ne povante mem pro diversaj kaŭzoj lerni esperanton, tamen sen iuj diskutoj, kredante utilecon kaj uzeblecon de la lingvo internacia, petis smolenskajn esperantistojn, ke ili per ia-ajn maniero igu ŝian leteron legebla por bulgarinoj.
Varmegan saluton al la laboristinoj kaj kamparaninoj bulgaraj. Mi, libera kaj plenrajta civitanino de Sovet-Unio, de Smolenska guberio (regiono), Gjatska uezdo (distrikto), salutas vin je nomo de virinoj de Miŝinskaja volostj’ (rajono) kaj mi deziras al vi plenrajtiĝi same, kiel ni virinoj de Sovet-Unio. Konante bone la staton de bulgara virino, ĉar mi mem laŭ la naskiĝdeveno estas bulgarino, kaj komparante tiun-ĉi staton kun la stato de virino rusa, mi sentas min devigita kompati vin, karaj kamaradinoj—virinoj. Sed ni, virinoj de Sovet-Unio esperas, ke vi malproksiman estontan tempon estiĝos same plenrajtaj, kiel ni, vi havigos al vi la egalrajtecon, kiu apartenas al vi, sed nur dank’ al «favoraj» regantoj vi ĝin ne ricevas, ĉar ĝi por ili ne estas profitdona. Nur la soveta registaro bone komprenis ĉi-tion kaj donis al ni kune kun viroj nian civitanan rajtaron. Kaj ni, virinoj rusaj, scipovos pruvi, ke ne senutile oni donis al ni la rajtojn.
Ankoraŭ foje mi salutas vin je nomo de ĉiuj virinoj de Miŝinskaja volostj’ kaj mi deziras al vi plenan sukceson en liberiĝo de ekspluatantoj kaj unuigo de virinoj-laboristinoj kaj kamparanoj ĉirkaŭ la proletariaro por komuna batalo kontraŭ premegantoj, por plifirmigo de internacia laborista ligo diverslanda, por garantii sukceson de proletaria revolucio. Vivu libera kaj egalrajta virino! Vivu ŝia liberiginto! Vivu la mondrevolucio! Marija Ivanova
(Smolensk. gub., Gjatskij uezdo, vilaĝo Aljenkino).
Ĝustigo
En «Sennaciulo» n-o 26 (78) en la artikolo «Ligo de nacioj kaj pacemo» — k-do «SAT 3409» faris skriberaron, kiu povas okazigi gravan miskomprenon:
Li donis sumon de generalaj elspezoj de USSR. en la j. 1925 = 998 972 500 rbl. kaj sumon de militelspezoj dum la sama periodo = 407 247 000 rbl. kaj el tiuj du ciferoj li konkludis, ke preskaŭ duono de ĉiuj elspezoj en Sovetio estas uzataj por la armeo.
Tio ne estas vera, ĉar efektiva sumo de ĝeneralaj elspezoj estas ne 998 972 500 rbl., sed 1 998 972 500 rbl.
Tio ŝanĝas la tutan bildon: Malpli ol kvarono (sed eĉ ne duono) de ĉiuj elspezoj en Sovetio estas uzataj por la armeo.
Mi proponas al k-do, estonte pli ĝuste reskribadi la ciferojn, ĉar iufoje eĉ la «unuoj» multe signifas, precipe, se ĝi signifas unu miliardon. 3717.
La tervizito de Jesuo dum la Unua de Majo
de Sao (Fino)
Tiam ni eniris regionon, kiu montris gigantajn konstruaĵojn — fabrikojn kaj multajn ferstangajn turojn — minejojn. Kaj ĉi tie ni vidis grandegan amason da homoj en bluaj vestoj. Kalaj manoj tenis ne trikolorajn sed ruĝajn standardojn. Energie, senkompate aspektis la vizaĝoj. Tiu bildo rememorigis min pri jam viditaj etaj grupoj samspecaj en aliaj regionoj. Jesuo tuj alpaŝis al unu el la homoj: «Amiko, diru al mi kiaj vi estas?» La homo turnis sin al ni: «Ni estas la proletaro» fiere sonis «kaj hodiaŭ ne nur ni, sed ĉiuj proletoj sur la terglobo festas la Unuan de Majo, ne eligante vivu-kriojn pri iu propra patrio aŭ iu aparta standardo. Ni havas nur unu patrion — la mondon kaj unu standardon — la ruĝan.» «Kaj kion vi volas?» esploris Jesuo. «Justecon, liberecon kaj ke ĉiu laboru! Ekĉesu estadi riĉeco apud mizero.» La saman, kion ankaŭ mi volis en Palestino» murmuris Jesuo. «Ne plu ekzistu potencaj riĉuloj, kiuj elsuĉas la mizerularon», daŭrigis la blubluzulo. «Pro ili, kiuj ne seminte tamen konstante rikoltas, multaj devas suferi. Rigardu jen la nude-krudan domegon — mallliberejo en kiun oni ŝovas la ribelantojn — justemulojn. Rigardu la bordelon, kunvenejo de hominoj malindigitaj de tiuj, kiuj indignas pri ili. Rigardu la minejojn, la fabrikojn — ni konstruis ĉion, ni proletoj kaj nia kompenso: malsato, sklaveco, malliberero.» «Ĝuste tiel, kiel en Jeruzalemo mlatempe» konkludis Jesuo flustre. Laŭte li demandis: «Kaj kiel vi volas ŝanĝi tion? Ĉu vi obeas la biblion?» «Jen, la biblio kaj jen kiel ni volas ŝanĝi tion,» la proleto respondis kaj doninte libreton montris al Jesuo certan linion. La difilo legis: «Ni deklaras malkaŝe, ke niaj celoj povas esti atingitaj nur per la perforta renverso …» «For la perforton!» Jesuo milde deklaris. «Beataj estas la pacemuloj, beataj estas la pardonemuloj. Amu viajn malamik — — —» «Malbenataj friponoj, malaperu, tuj tuj!» Policisto alkuregis batante ĉiun dorson atingeblan. «Pri ĉio venkas la Amo!» elvokis Jesuo kaj paŝis policiston: «amiko mia, eningigu cian glavon, ni estas fratoj do ni estu tiaj!» «Kion? Fratoj?» la policisto furioze kriis. Li levis la sabron kaj mi jam opiniis Jesuon batata kiam mi subite sentis en miaj manoj la ŝnuregon. Ankaŭ Jesuo jam kaptis ĝin kaj tuj ni leviĝis for de la tero…
En alto de 30—40 metroj ni, turninte niajn rigardojn teren observis ĉie, en ĉiu lando proletojn, kiel klarigis tiu, kiun Jesuo demandis. Ĉiuj tenis sangerugajn flagojn. Kaj la flagoj flirtis, flirtegis kaj super la terglobo ili kuniĝis formante gigantan flamegon. Eĉ nin atingis la ardaj langoj kaj el sub ili eksonis krio, potenca, venkscia: «Vivu la unua de Majo!» Jure aldoniĝis: «Ni kreos la eternan majon!» Tiam sekvis sono premata, kvazaŭ elinfera: «Liberecon, liberecon!» kaj minace, tondre «Li—ber—econ!» De malproksime kuraĝige venis responda voko: «Faru tiel, kiel ni» kaj mi kredas la voko estis el oriento. «Ili ne plu bezonas min» diris Jesuo malaperante.
Mi, ne plu kapabla teni min, refalis teren kaj — revekiĝis, trovante min ŝur mia seĝo, tenante la fadenon en mia mano …
Sed nun mi rapidis pretigi la flagon por ne malfruiĝi. Atinginte la straton mi rimarkis, ke mi songe jam vidis tion, kio efektive okazas. Ĉie klopodis proletoj kun ruĝaj flagoj atingi la renkontejojn por partopreni la majan manifestadon. Tra la aero alondis al miaj oreloj proleta maj-kanto:
Hodiaŭ laboras neniu — Ni homan indecon akiru, Kaj tiun-ĉi tagon por festo elektu Kaj pezajn katenojn disŝiru.
Tio multe kuraĝigis min, ĉar mi denove ekkonnis, ke la proletaj aspiroj jam tute ne estas sonĝoj, sed ili enpaŝis en la seniluzian vojon kondukantan al realeco.
— página 10 —
SENNACIULO
Dua kongreso de britaj SAT-anoj en Sheffield
(3. Aprilo 1926)
Jenaj lokoj estis reprezentitaj: Sheffield, London, Manchester, Altrincham, Salford, Leeds, Nelson kaj Stockport.
Prezidanto: k-do Elder (Manchester).
Sekretario: k-dino France (Manchester).
Post kantado de «Ruĝa Marŝo» malfermiĝis la kongreso. La prezidanto bonvenigis la konferencanojn kaj atentigis, ke laŭ la multnombro de la ĉeestantoj ĉi-jare SAT evidente propresas en Britio.
Salut-rezolucio al Tutmondo
«Ĉi-tiu kongreso, reprezentante la SAT-anaron en Grand-Britio sendas fratajn salutojn al la tutmonda laboristaro, batalanta kontraŭ la kapitalista sistemo. Precipe ĝi sendas vorton kuraĝan al tiuj, kiuj suferas (enkalkulante SAT-anojn) pro la registara subpremo — kaj antaŭvidas la tagon, kiam estos unu partio, unu lingvo, unu klaso.»
Laboristoj el la tuta mondo unuiĝu!
Nun okazis prelegoj kaj diskutoj, kiuj unuanime estis aprobitaj.
Pri rumana subpremo
Generala Rezolucio de k-do Mc. Ginley (Manchester):
«Ĉi- kongreso, reprezentante la organizitajn proletajn esp-istojn de Grand-Britio rigardas kun naŭzo kaj indigno la agadon de UEA, denuncanta niajn gek-dojn en Rumanio, tiele kaŭzanta iliajn enkarcerigojn; atentigas UEA pri la diferenco inter iliaj neŭtralecaj pretendoj kaj perforta klasagado, kaj registras sian determinon daŭrigi la uzadon de Esperanto por la klaso laborista ĝis la fina likvidado de la kapitalista sistemo.» (Rezolucio unuanime aprobita.)
Por la proksima kongreso kaj konsilantaro estas elektitaj: k-do Elder, k-do Mc. Ginley, k-dino France, k-dino Maj Dunn, k-do Rosenbloom kaj k-do Sheldon.
Jenajn temojn oni ankoraŭ pritraktis: Pri dualaj oficoj — SAT kaj fremdaj neŭtralaj organizaĵoj. Pri Sennaciisma Edukado.
La prezidanto fermis la kongreson, dankante al la ĉeestantoj por la bona sukceso. La kongreso fermiĝis per kantado de «La Internacio». France.
Noto de Redakcio. Ĉar tiu raporto estis tro ampleksa kaj detala, ni prezentas ĝin nur en mallongigita formo.
EKSTER NI
Dio mia? Ĉu estas eble? …
Ĉu vere la esperanta movado estas en danĝero? Ĉu ne prefere kredi, ke la gazeto «Heroldo» fuŝraportis? Apenaŭ kredebla estas la jena diro de iu partopreninto de la Lokarna Konferenco, lastatempe okazinta:
«S-ro Balkányi tre interese raportas pri la gravaj progresoj de Esperanto en laboristaj rondoj. Ni havas la devon ĉiel helpi tiun specialan kampon, kiu eble iam savos nian aferon.»
Karaj legantoj, ĉu vi bone komprenis? Se la laboristoj devas savi la esperantan aferon, tio ja signifas, ke ĝi estas en danĝero, ĉu ne? Ne povas esti dubo pri tio.
Kio do okazis? Ĉu la «interna ideo» forbloviĝis? Ĉu la «Lokarna spirito», tiom laŭdata antaŭ kelka tempo kaj jam forvelkinta post la lasta kunsido de la Ligo de Nacioj, ankaŭ montris sian senefikecon en la esperanta neŭtrala movado?
Ege maltrankviliga situacio! …
Kaj la tuta esperantistaro estas lasita en granda nescio. La laboroj de la konferenco restas ja kovritaj per densa nebulo. Preskaŭ ĉio okazis «konfidencie» …
— ? …
— Vi dubas. Do legu:
«Pro speciala peto de C. K. ni devas ellasi la ĉefajn partojn de la protokolo pro konfidencia karaktero de la propagandaj aferoj diskutitaj.» (Noto de la Red. de «Heroldo».)
Almenaŭ ni tre danku al s-ro Balkányi, ke li vokis al la eminentuloj de la esperanta movado pri helpo al la laboristoj.
Espereble, de nun, ĉiuj neŭtralaj gazetoj reklamados por SAT; ĉiuj neŭtraluloj aĉetos niajn librojn kaj parto el la subvencioj ricevataj venos en la kason de nia Administranto…
Pri tio dubi ni ne povas, ĉu ne?
Kaj tiam kreskos kaj firmiĝos la sennacieca esp. movado, la sola, kiu efektive povas sukcese kaj definitive altrudi al la mondo sennaciecan lingvon. Eŭtrapel
Sennacieca Asocio Tutmonda
Asocia Sidejo: 23 Rue Boyer, Paris-XX^e Adm. Sekretariejo: Lerchner, Colmstrasse 1, Leipzig O 27 — poŝtĉeka n-ro 6835
Celo: Utiligi praktike la internacian lingvon Esperanto, por la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda (vidi la Statuton).
═ OFICIALA INFORMILO ═
EKZEKUTIVA KOMISIONO
De nun, oni adresu ĉion, kio koncernas E. K. kaj D. K. al
K-do Glodeau, 23 rue Boyer, Paris XX,
la poŝtmandatojn, ĉekojn ktp. oni tekstu ankaŭ je tiu nomo kaj adreso.
ELDONFAKO DE SAT
Nia legantaro jam scias, ke de longe ni planas la eldonon de «Etiko», unu el la plej valoraj verkoj de Kropotkin. Ni ja estis konvinkitaj, ke tia eldono ne nur montrus la forton de SAT, sed ankaŭ, ke la temo pritraktita de la mondfama kaj de ĉiuj respektata mortinta revoluciulo estas aparte interesa kaj studinda de ĉiuj senscepte SAT-anoj.
Tial senŝanceliĝe ni decidis fari tiun gravan elpaŝon. La eldono de 240 (eble 262) — paĝa volumo estas ja grava entrepreno, konsidere nian modestan buĝeton. Precipe, se oni memoras, ke la diversaj alvokoj, kinjn ni faris por kolektado de mono por la eldono de «Etiko» restis preskaŭ senehaj. Ni ja kolektis sumon malgrandan kompare je la kosto de la presado.
Sed eble la k-doj ne partoprenis la monkolektadon, tial ke ili dubis pri efektiviĝo de la plano. Se tiel estas, nun ili ne plu havas motivon por dubi. Ni ja sciigas, ke la manuskripto estas jam en la manoj de la presisto. Komencita estas la kompostado. Post du monatoj, la volumo estos presata kaj liverebla al la mendantoj.
Baldaŭ ni informos pri vendkondiĉoj de «Etiko».
[REKLAMO p.10] Nova eldono de LINGVAJ RESPONDOJ de Dr. Zamenhof — Plena kolekto de la lingvaj respondoj de Dr. Zamenhof, aperintaj en «La Esperantisto», «La Revuo», «La Oficiala Gazeto» kaj aliaj. Formato 15×21 cm, 94 paĝoj. Prezo inkl. afranko 1.50 mk. g. sur luksa papero . . 2.25 » » — Administracio de SAT, R. Lerchner, Leipzig O 27, Colmstrasse 1

Stelo kun kvin pintoj kun la literoj SAT en la mezo — emblemo de Sennacieca Asocio Tutmonda.
Stelo kun kvin pintoj kun la literoj SAT en la mezo — emblemo de Sennacieca Asocio Tutmonda.
[REKLAMO p.10] SAT-POŜTKARTOJ — blanka kartono kun verda surskribo de nia asocia titolo. Po 100 kostas 1.— mk. germ. Po 25 kostas 0,30 mk. germ. plus 10% por afrank-elspezoj. Richard Lerchner, Leipzig O 27 Colmstrasse 1 — Poŝtĉek-Konto 6835
[REKLAMO p.10] Nova eldono! KABE Nova eldono! Vortaro de Esperanto (Esperanto-Esperanta) — Form. 15×21 cm, 184 paĝ., bindita. Prezo inkl. afranko 2.50 mk. germ. — Administracio de SAT, R. Lerchner, Leipzig O 27, Colmstrasse 1
Presejo: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG
N.º 86, 20 de mayo de 1926
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —

Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» interne, super la kapo de la titolpaĝo.
Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» interne, super la kapo de la titolpaĝo.
2-a Jaro, N-o 34 (86) — APERAS SEMAJNE — 20. Majo 1926
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
| Sidejo de la Redakci-Komisiono: Colmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio) | Sidejo de Ekzekutiva Komisiono de SAT 23, rue Boyer, Paris XX | Administranto: R. LERCHNER Colmstrasse 1, Leipzig O 27 |
LA ĜENERALA STRIKO EN ANGLIO
Antaŭ ne longe aperis libro verkita de Trocki nomata «Kien iras Britio». En ĝi estas analizo de la postmilita Britio. Li atakas religion, li atakas reformismon. La anglaj famuloj siavice atakis Trocki, pro lia neŝato de la monarkio aŭ alia negrava, flanka argumento, sed ili neniel eĉ tuŝas la fundamenton kaj klaran priskribon de Trocki.
La aferoj en ĉi-tiu lando okazis jus kiel priskribis ilin Trocki. La kapitalistoj atakas la laboristojn. Je tiu konflikto, la reformistoj ne scias kiel sinteni. Ili ŝanceliĝas.
La registaro de konservativuloj, sub Baldwin aranĝis, ke enketo okazu en la karbindustrio. Ĝi ne estis la unua. La unua okazis antaŭe sub antaŭa registaro. En ĝi partoprenis reprezentantoj de laboro kaj kapitalo. Ĝia raporto kondamnis la nezorgemon de la minejposedantoj kaj rekomendis la naciigon de la industrio.
La nuna registaro estas nekontenta je ĉi-tiu konkludo kaj pro tio nun elektis komisionon, sole el kapitalistoj kaj sen laboristoj. Ĉi tiu raportis, ke la salajroj estu malaltigataj.
Lastan jaron kiam konflikto minacis flanke de minejlaboristoj kontraŭ la posedantoj, la sindikataj estroj gvidis la tutan aferon. La politikuloj penis enpuŝi la nazon por kontroli la laboristojn kaj en tia maniero silentigi la postulojn de laboro.
Sed la sindikatanoj ne permesis al la reformistoj flankenigi la amasojn en la «Trade Uniono» (sindikatoj). Se la Macdonaldoj estus sukcesintaj havigi al si tiun kontrolon, la nuna grandskala konflikto eble neniam estus okazinta.
Oni memoras, ke en 1919 la fervojistoj strikis kaj malgajnis, sed poste okazis, ke la amaso voĉdonis por labora registaro, tio pruvas, ke estas neeble subpremi masmovadon. Se la registaro subpremas ĝin unuflanke, ĝi sin esprimas alimaniere.
La laboristoj tiam perdis la konflikton industrie, sed sin esprimis politike. Tamen nun la registaro firme decidis subpremi la vivnivelon de la tuta laborista klaso kaj komencis per la atako kontraŭ la plej granda sindikato, kies membroj produktas bazan varon, karbon — nome kontraŭ la karbministojn. La karbministoj alvokis al la subteno de la (General Council of The Trade Union Congress) Ĝenerala Konsilantaro de la Sindikatara Kongreso tiel la konflikto etendiĝis. La GC de la TUC alvokis kunvenon de ĝiaj aliĝintaj sindikatoj kaj ili solidare voĉdonis al la subteno kaj kuna partopreno en la konflikto.
Do, la posedantoj de la karbminejoj lokaŭtis la ministojn sabaton la unuan de Majo. Tuj poste la GC de la TUC decidis ĝeneralan strikon, komencanta lundon meznokte. La registaro ŝanceliĝis nesciante kion fari.
Ĉar tiu masmovado havas en si la potencon evolui al revolucia krizo. Eĉ antaŭ la komenco de la lokaŭto (sabate) la GC de la TUC proponis al la registaro prizorgi la aranĝojn pri la enveno de manĝaĵoj. Jen klaspeno por akiri povon. Al ĉi-tiu la registaro ne konsentis. Ĝi preferis evoluigi sian propran mekanismon nome la faŝistan organizon kun la OMS (Organization for the maintainance of supplies) organizo por la daŭrigado de la (provizaĵoj) varoj. Estis bezonantaj 2 cent mil homoj minimume por ĉi tiu registara provizora organizo sed en ĝi enregistriĝis nur 10 000 homoj.
Por allogi aliajn, la registaro proponis pagon de 1 £ unu funt. sterl. tage. Ĝi jam dividis la landon en 10 distriktoj, ĉiu sub aparta komisionulo (estro), kontrolata de Londono. Ĝi alvokis al siaj regimentoj la specialajn respondojn kaj proklamis DORA (Defence of the Realm Act = Leĝon por la defendo de la reĝlando). Kiu signifas, ke speciala danĝero minacas kaj pro tio, ke la normalaj leĝoj ne plu taŭgas por pritrakti laŭ ili. Do, anstataŭ civilaj leĝoj la lando estas nun sub provizora milita leĝo. Nun la policano rajtas aresti iun ajn sen asigna permeso.
Li rajtas eniri en iun ajn domon sen aŭtoritato. Antaŭ la komenco de la striko, la presistoj eĉ rifuzis eldoni la «Daily Mail», ĉar per ĉefa artikolo la reĝo mem enmiksis en tiu konflikto, same okazis al «Evening Standard», ĉar ĝi enmetis reklamon de OMS. Ambaŭ tiuj tagĵurnaloj ne aperis lunde.
Ni do konkludas, ke la klasbarakto pli kaj pli akutiĝas kaj la politikuloj, la reformemuloj devas fine decidi kien iri, ĉu dekstre al la kapitalistoj, ĉu maldekstren al la laboristoj.
La GC, TUC ne estas tute solida, en ĝi estas dekstruloj kaj estas eble, ke ili penos dividi la unuigitan forton de la laborista amaso, tiel la konflikto perdos sian danĝeran aspekton, kies eblan finon al renverso de kapitalismo ili ne estas pretaj estri.
Nuntempe la striko estas solidara, neniu tagĵurnalo aperas, neniu lokomotivo trakuras la landon krom tiu malmultaj kun manĝaĵoj. Oficistoj laborantaj en la civito de Londono devas iri tien piede aŭ bicikli. La gvidantoj diras al la fervoj-laboristoj iru hejmen kaj dormu bone. Kiam ni bezonas vin por rekomenci laboron, ni informas vin. Nu bonan ripozon al ĉiuj. Tiel ili konsilas. 3398.
— página 2 —
2 — SENNACIULO
Unu tago dum la ĝenerala striko
La stratoj estas silentaj, nenia bruo de tramoj kaj aŭtobusoj estas aŭdebla. La butikistoj havas neniajn tagĵurnalojn por vendi, ĉar la presistoj ankaŭ ne laboras. La ĝenerala striko estas tiom solidara — la laboristoj staras je la stratanguloj, la manojn en la poŝo. Mi eniris kun amiko la parlamenton. Deputito, kiu apartenas al la Labora Partio, li klarigis, ke la seĝlokoj por vizitantoj estis preskaŭ tute okupitaj, sed li penos akiri 2, por mi kaj la amiko.
Ni eniris kaj aŭskultis la disputantojn, kiuj diskutis pri la leĝprojekto por doni eksternorman povon en la manojn de la registaro.
Post paŭzo la ĉefministro laŭŝajne estis kunveninta kun siaj kunuloj de la konservativa flanko en aparta ĉambro, kaj ili eniris samtempe al siaj sidlokoj. La ĉambroj, kutime nur duonplenaj, subite pleniĝis de deputitoj por aŭskulti la decidon de la kunveno kiun intencis esprimi la ĉefministro. Oni duonvoĉe siblis, ĉu la registaro subiĝos al la minaco de la ĝenerala striko. Silentiĝis. La ĉefministro ekstaris kaj — kun malmultaj vortoj, firme deklaris: Ne estis registara kulpo, sed estis la laboristoj, kiuj subite ĉesis laboron kaj tiel malebligis daŭrigi la rilatojn. Pro tio, jesas ne rekomenci rilatojn ĝis kiam la laboristoj ĉesigos la ĝeneralan strikon. La deputitoj de la Labora Partio, kiuj estis elektitaj antaŭe por esprimi la bezonojn de la strikantoj (de la sindikatoj) staris unu post la alia por deklari la kontraŭaĵon. La interrompo fakte okazis, ĉar la registaro subite ĉesigis la subvencion al la minejposedantoj, kiuj siavice lokaŭtis la ministojn proponante al ili pli longan labortagon de 8 horoj anstataŭ 7 samtempe kun pli malalta salajro ol antaŭe. La laboro de karbministo estas danĝeroplena kaj ili certe meritas ĉiun pencon kiun ili ricevas.
Post la plua diskuto la deputitoj pograde iris al la manĝoĉambro por trinki (eble ankaŭ por drinki) multekostan ĉampanon kun viando en bonestreĉita ventro ilia. La kosto de unu tia manĝo estis egala al la salajro, kiun akiras la ministoj post peza laboro por tuta semajno. Kaj estis kanajloj tiaspecaj en bonaj vestaĵoj, drinkante luksajn vinojn, kiuj surprenas sur sin la sorton de milionoj da homoj akirante sian salajron per la ŝvito de la brovo aŭ de la brako!
Ni denove forlasis niajn seĝojn por ripozi kaj trinki ne ebriigan vinon, sed teon kaj ni interparolis. Mi opiniis, ke ni devas priparoli la firman respondon de la ĉefministro, ankaŭ pri la nefirma propono de Laboro Partiestro, por rekomenci intertraktojn, kun iu partestro de la Labora Partio. Feliĉe ni renkontis la deputiton de nia distrikto kaj mi rakontis al li miajn impresojn nekuraĝigajn. Mi proponis al la deputito, ke la estro de la Labora Partio devis montri sin firma, kaj nevenkebla kontraŭ la batalinvito de la registara klaso. Mi pensas, ke la registaro tiel vidos, ke la sindikatoj intencas serioze batali kaj despli rapide penos siaflanke rekomenci la traktadon. Li al mi diris, ke la sindikatoj konsentis al la propono, kiun esprimis la LP-estro en la parlamento (por rekomenci traktadon) kaj pro tio nenio ekscita okazis. Li diris sian privatan (apartan) opinion, ke estus multe pli utile, se la LP deputitoj estus reirintaj al siaj respektivaj distriktoj kaj estus parolintaj al siaj elektantoj, kiuj nun strikas kontraŭ registaro firma en sia tirana regoseĝo. Al tiu ankaŭ mi konsentis.
Vespere ni forlasis la ĉambron de deputitoj. Veturiloj neniuj estis kurantaj sur la stratoj. Do ni promenis al la kvartalo, kie oni kutime presigas la tagĵurnalojn. Ni subite en flankstrato rimarkis vicon da policanoj, starante trans la strato, kiu malpermesis al iuj iri en tiu strato. Estis nenia tagĵurnalo. Do, ni ne povus eltrovi la kialojn en tiu maniero per la legado. Ni ankaŭ rimarkis multajn aŭtobiciklojn. Do ni iris al apude starantaj grupoj kaj demandis la kaŭzon de tiu granda nombro da policanoj. Kaj ni eltrovis, ke la presejo de la laborista tagĵurnalo «Daily Herald» intencas rekomenci kaj presigi tagĵurnalon por la laborista flanko dum la disputo. La registaro jam utiligis la presilojn de la patriota tagĵurnalo Morning Post (Matena Poŝto) pagante per la ŝtatmono por la presigo de oficiala ĵurnalo British Gazette (Brita Gazeto). La sindikatoj deziris esprimi sin en aparta ĵurnalo kaj presigis ĵurnalon British Worker (Brita Laboristo). Antaŭ ol presigi ĝin la LP-deputito devis en parlamento akiri la permeson de la registara klaso por la eldono de tiu nova neregistrita ĵurnalo. Tiun permeson akirita, la presiloj ekbruis, la aŭtomobiloj sinsekvis unu la alian, la ĵurnaloj elĵetiĝis el la truo en la konstruaĵo. — La atendanta publiko laŭte aplaŭdis, ĉar fine oni nun akiris informon de la sindikata flanko dum la disputo.
Mi akiris mian kopion de la strikbulteno kaj ĉar jam estis malfrue, mi hejmenmarŝis por dormi trankvile post ekscitoplena tago. 3398.
Eĥo de majdemonstracio en Leipzig
Kaŭze de la politikaj cirkonstancoj en Germanio, depost kelkaj jaroj la majdemonstracioj estis disaj. Tamen neniam mankis voĉoj admonantaj, ke almenaŭ demonstracio dum 1. Majo estu komuna. Tiel ankaŭ ĉi-jare tiu ĉi deziro estis ege forta, des pli, ĉar la subpremado de la laboristaro neniam atingis tian gradon, kiel nun en la «benita» Daves-respubliko. Multnombre la laboristoj postulis de la laboristaj gvidantoj unuecfronton almenaŭ por la 1. majtago. En multaj urboj ĉi tiuj voĉoj estis aŭditaj kaj laŭ tio komunaj majmanifestadoj estis aranĝitaj. Bedaŭrinde pri Leipzig oni tion ne povas raporti. Oni nur trovis surdajn orelojn. Intertraktadoj celantaj la unuecon restis nefruktedonaj. Alvenis nun la sopirita tago. Posttagmezo 1.30 horo el ĉiuj urbpartoj almarŝis la laboristoj, movante sin al la centro, sur la placon de Aŭgusto. Sur dekstra flanko grupiĝis la komunistoj kaj sur maldekstra la socialdem. Post la alveno de la lastaj demonstrantoj el la distriktoj, la amaso formiĝis, por komune marŝi al la ekspoziciejo sur kiu okazu la majfesto aranĝita de la socialdem. kaj sindikata kartelo. Tamen, alveninte tie granda skandalo okazis. Anoj de la «regna standardo nigra ruĝa ora» kune kun policistoj baris la vojon, ne enlasante la komunistojn. Kiam la laboristoj provis enpenetri per helpo de la ruĝaj frontbatalantoj, la anoj de la «regna standardo» kun policistoj kontraŭstaris kaj ekestiĝis batalo. Bedaŭrinda fakto. Laboristaj fratoj batas sin reciproke, dum la mondinterfratiga tago, eĉ apogante sin sur policistoj.
Sed ĉiuj perfortaĵoj ne helpis. La unuecvolo de la proletoj estis pli forta, kaj ili ĉiuj eniris la placon, sur kiu komprenebla akra disputo daŭris, trafe montrante la skismon, bedaŭrinde ankoraŭ ekzistantan inter la laboristaro. Ni esperu, ke dum estontaj majmanifestoj tiaj interpuŝiĝoj abomenaj forrestu, ke la laboristoj ekkonu la nepran neceson starigi la proletan unuecfronton kontraŭ la ĉiam pli kaj pli rabema kapitalo; fakto kiu de ni nepre postulas pli ol antaŭe.
Proletoj el ĉiuj landoj unuiĝu! Voko.
Svisio
Parazitaj dividendoj
2000 frankoj da jarsalajro por la laboristo, 6000 frankoj dividendoj po laboristo por la akciuloj.
La «Aluminio-industri-akcia societo Neuhausen» okupas en Neuhausen proksimume 200, en Chippis (Valezo) 1800 laboristojn. En jaro 1925 ĉi-entrepreno atingis netan profiton da 12 milionoj. La akcia kapitalo sumiĝas je 50 milionoj da fr. La proponita dividendo estas 15 %, sed efektive ĝi atingas 25—30 %, ĉar granda parto el tiuj 50 milionoj konsistas el tute senpage disdonitaj akcioj (disdonitaj kiel superdividendo). La proporcia gajno por la akciuloj estas do multe pligranda ol oni ŝajnigas. Krome la fabriko disponas pri grandegaj rezervaĵoj. Ekzemple la konstruaĵoj en konstruvaloro da 72 milionoj estas ankoraŭ menciitaj en valoro de 14 ¹/₂ milionoj. Pli bone ankoraŭ oni komprenas ĉi tiujn ciferojn, kiam oni vidas la laboristojn en Chippis, kiuj sub pezega laboro kaj preskaŭ neeltenebla temperaturo gajnas 75 centimojn pohore. Kalkulante eĉ 80 cent. pohore, tio faras nur gajnon da 1996,80 fr. dum tuta jaro (—.80 oble 48 oble 52) aŭ rondcifero 2000 fr. La akciuloj-parazitoj, kiuj eĉ ne movas unu fingron enpoŝigas per du mil laboristoj 12 milionojn, t. e. 6000 fr. po laboristo. Alivorte: la aluminilaboristo gajnas potage maksim-
— página 3 —
SENNACIULO — 3
ume 6 fr. por si mem kaj perlaboras la trioblan sumon por la akciuloj. Se oni duobligus la salajron de la laboristoj, tiam la akciuloj ĉiam ankoraŭ ricevus senlabore la saman sumon, kiel la laboristoj.
La aluminio-akcia societo estas tipa grandkapitalista dividenda entrepreno. Tie montriĝas plej bone la maljusteco de la kapitalista produktado kvazaŭ sub mikroskopo. 3477.
La unueciranta laboristaro batalas kontraŭ la faŝismo
Dimanĉon la 25. Aprilo la faŝistoj de nia urbo Plzen (Pilzen) okazigis publikan mitingon en la granda ĝardeno de «Restoracio Salcmann». La mitingo estis kunvokita je la 10. horo antaŭtagmeze kaj ĉirkaŭ la 9. horo jam pleniĝis la ĝardenego de la laboristoj el ĉiuj pol. tendencoj en nombro de 700—850 personoj, por komune montri sian apation al la kreskanta reakcio kaj protesti kontraŭ la faŝismo, la mortigistoj Zankov, Horty, Musolini ktp. La veraj faŝistaj herooj, kiuj en siaj gazetoj tiom entuziasmiĝas, ne venis al la mitingo. La ĉefo de la loka nacia partio s-ro Tuček montriĝis apenaŭ en la pordo, sin certiginte pri la situacio silente malaperis.
La kuraĝo de la faŝistoj malaperis konsiderante la grandan plimulton de la laboristaro. En la koridoroj de la domoj estis niaj ruĝaj skoltoj gardostarantaj. Ĉiuj pordoj estis garditaj komune de lab. grupoj soc.-demokrataj kaj komunistaj, same ankaŭ la gravaj lokoj en la ĝardenego kaj alie estis okupitaj de socialdem. kaj kom. junularo. La faŝistoj, el kiuj kelkaj estis uniformitaj, baldaŭ konsciiĝis, ke minacas nigra nubo (danĝero), kaj la ĉeestintoj estis devigitaj postuli la malfermon de la mitingo. Paperkomercisto s-ro Paolit (Esperantisto kaj membro de loka burĝa klubo kaj UEA-ano) malfermis la mitingon kun tremanta voĉo, dirante, ke li donos al ĉiu la eblecon paroli (intervokoj: vi donos nenion! ni elektu la prezidantaron!) malgraŭ la protestoj flanke de la faŝistoj estis elektita prezidantaro jena: prezidanto k-do Pech (socialdem.), k-do Ulrich (kom.) kaj k-do Fiala protokolanto. Dum la voĉdono leviĝis ĉirkaŭ 12 manoj «kontraŭ», kio estis akceptita kun ekrideĝo. La faŝistoj, dezirante la mitingon malebligi, ekkomencis kanti nacian himnon «Hej Slovane», kiu perdiĝis en la amasa ekkanto de «For Tiranojn» kaj postsekvinta «Internacionalo». La faŝistoj vidinte, ke la laboristoj demetas siajn ĉapelojn ne demetis la nigrajn ĉapojn, kaj oni devis ilin al tio devigi, verŝajne, ĉar ni rimarkis dum ili forlasis la mitingon, ke iliaj ĉapeloj perdiĝis. La ĉeestintoj akceptis jenan rezolucion:
«La kunvenintoj de la publika faŝista mitingo en Plzen proklamas, ke la proletaro estas unueca en la batalo kontraŭ la faŝismo. Forigu Musolinon! Kontraŭu faŝismon! Vivu la internacia socialista solidareco!»
Post la voĉdonado pri la rezolucio la faŝistoj penis kunvoki konfidan kunvenon inter si, kaj kriante tion malantaŭ la dorsoj de la policagentoj ili penis atingi sian celon. En tiu momento enpenetris kordono da policistoj la ĝardenon kaj elpuŝis la amason, multaj estis arestitaj el niaj k-doj. El la vicoj de la laboristaro iu donis la iniciativon fari «spaliron» (honoran gardon) al la nigroĉemizuloj, kiuj devis iri (sen ĉapoj) en mezo de la strato, ambaŭflanke laboristoj kaj ili mem ĝojis esti garditaj antaŭ la bruanta amaso. La faŝistoj konvinkiĝis, ke la Musolini-metodoj ne ĉie taŭgas, kaj povas ankaŭ fariĝi objekto de ridindaĵo; kiel ekzemple en urbo Plzen. Dum la polickordono elpuŝadis la demonstrantojn, la lastaj forŝiris de la muroj ĉiujn faŝistajn afiŝojn, reklamojn ktp. sekvis ekkriojn; honton al Faŝismo, for kun Zankov, for kun la mortigistoj de Matteoti! Jen nia venĝo! Alia polickordono penis fermi la straton, kiu gvidas al ĉefplaco al la demonstrantoj. Sed la granda homamaso rompis la baron kaj plueniris antaŭ la urbdomon, kie estis aranĝita mitingo, kiun la polickordonoj ricevintaj plifortigon malebligis. La masoj disirintaj kunvenis baldaŭ denove en la proksima lab. domo «Peklo» (Infero), kie la mitingo estis daŭrigata sub la malnova prezidantaro. La socialdem. oratoro Ulrich parolante pri la neceso de komuna agado en similaj bataloj atingis grandan ovacion. La kom. parolinto diris en mallongaj frazoj, ke la faŝismo estas komuna malamiko de socialdem. kaj kom. tiel ankaŭ ni ĉiam komune batalu kontraŭ ĉiu ajn faŝista kaj reakcia movado. Kun la kantado de la «Internacionalo» la mitingo estis fermita kaj la laboristaro disiris kun la konvinko, ke samkiel en la batalo kontraŭ la faŝismo, la unueca fronto de l’ proletaro estas ankaŭ necesa en la bataloj aliaj. Plzen 409.
La plendoj de baronoj de la tero
La grandaj terposedantoj multe ploretis pri la postuloj de la terlaboristoj. Dum la pasinta monato, en nia provinco estis kelkaj strikoj, kaj en preskaŭ ĉiu loko, la laboristoj venkis. Estas pro tio, ke la terposedantoj koleras kontraŭ iliaj sklavoj.
La burĝa gazeto, kiu estas eldonita en Perpignan, antaŭ kelkaj tagoj, publikigis artikolon titolitan: «La strikoj» ĝi diris: Oni bone komprenas la bezonon de la terlaboristoj, ĉar la vivkondiĉoj estas ĉiutage pli malbonaj, sed se la laboristoj estas pravaj, la terposedantoj ankaŭ estas pravaj, ĉar se ili devas pagi al laboristoj altajn salajrojn kaj vendi la vinon malkare, ili ne povos pagi, ili baldaŭ bankrotos. Do, se la laboristo volas pli altan salajron, li devas konsenti labori pli da horoj potage, tiam la laboristo povas vivi kaj la terposedantoj ankaŭ povos daŭrigi la agrikulturajn laborojn por ne ruinigi la solan riĉecon de la provinco, kiu estas la agrikulturo.»
Per tiu artikolo, oni povas vidi la ideojn de magnatoj de la tero, ili volas pagi la pasintajn kaj la venontajn militojn per la fortoj de la malfeliĉaj kamparanoj, kiuj estas devigataj suferi dum somero sub la brulanta suno, kaj vintre en malvarma vento, dum la «filoj de patreto» promenas kaj sin amuzas kune kun iliaj amikoj, malŝparante la monon, gajnitan per ŝvito de iliaj modernaj sklavoj. Tra la jarcentoj la laboristoj kredis rompi la ĉenojn de la sklaveco, sed bedaŭrinde, tio estis nur iluzio, la realeco estas tute alia, la realeco estas, ke dum la sklavoj suferas, la baronoj de la tero vivas lukse, kiel la antikvaj sinjoroj de la mezepokaj tempoj.
Eble multaj el niaj kamaradoj ne volos kredi min, sed estas vero, kion mi rakontas al vi. En la provinco de orientaj Pirineoj, estas ankoraŭ centoj da hispanaj terlaboristoj, kiuj loĝas en staloj kiel la brutaro, mi mem loĝis dum dek jaroj en stalo kiel ĉevalo, tamen mia mastro loĝis en bela domo kvazaŭ palaco. Por plej multaj el ni «fremdaj» laboristoj, la pajlo estas nia matraco por kuŝi kaj dormi, ĉar por «fremduloj» tio sufiĉas.
En multaj vilaĝoj, ankoraŭ ne ekzistas sindikatoj, sed en multaj aliaj ili ekzistas, kaj la sinjoroj koleras pro la libereco de tiuj sklavoj, kiuj laŭ la burĝaj gazetoj estas ribelantaj frenezuloj, kiuj volas ruinigi la patrion, postulante ĉiam pli altajn salajrojn de la bedaŭrindaj malfeliĉaj mastroj.
Malgraŭ la fluo de la progreso, en nia provinco la pastroj estas la mastroj de la kamparanoj, precipe en la malgrandaj vilaĝoj. En malgrandaj vilaĝoj la virino, kiu estas kontraŭ la religio, estas rigardata kiel persono de malbonaj moroj, do vole nevole ili devas viziti la preĝejojn, sed tiu erara moraleco, iom post iom malaperas el la cerboj de la kamparanoj, kaj baldaŭ, espereble, la virino eliras el religia sklaveco por fariĝi libera persono.
La landlimoj kaj la religioj estas malbonaĵoj, kiuj devas esti detruataj per la fluo de la civilizacio kaj anstataŭata per moderna sociordo; per Esperanto oni povas vidi la teorion pasi al la praktiko, kaj tiam oni povos diri, ne estas plu «fremduloj» sur la mondo, sed patrio de la laboristaro, ĉar ni esperantistoj parolas ĉiuj la saman lingvon kiel anoj de unu sola familio. Ramon Duran (SAT. 3959).
El laborista vivo en Juncal
(Argentino)
Dum la monato Marto, kvazaŭ dudek tagojn sinsekve, strikis la panlaboristoj por nuligo de la dumnokta laboro en panfarejoj. Antaŭ ol lasi la laboron ili prezentis sin antaŭ la mastroj por peti nuligon de tiu, por la sano de laboristoj, tiom danĝera noktlaboro. La kondiĉo estis, ke la laboro ekkomencu je la kvina matene kaj finiĝu je la dudek dua nokte. La plejmulto de la mastroj malakceptis, la plej gravaj kaj kelkaj ne gravaj akceptis. Ĉe ĉi tiuj la laboro estis daŭrigata, ĉe aliaj oni deklaris la strikon, sed post kelkaj tagoj ili revenis al la laboro ne atinginte la celon. Ankaŭ ĉi tie estas kulpaj la nekonsciaj, pri sia klaseca devo, multaj kamaradoj.
— página 4 —
4 — SENNACIULO
En la provinco Mendoza, regiono de vinberujoj, strikis en la dua duono de la ĵus pasinta monata Marto la laboristoj, kiuj laboras en grandaj keloj, kie oni preparas kaj konservas vinon. Ili strikis nur tri-kvar tagojn, ĉar ilia postulo pri plibonigo de la salajroj estis akceptita, tial nun ili gajnas $ 4,80 nacia papermono, kvazaŭ du dolarojn, antaŭe ili gajnis nur $ 3,50 de la sama mono, malpli ol unu kaj duonon da dolaro.
Malgraŭ la malbona vetero, ĉar preskaŭ ĉiutage pluvas, oni daŭrigas la rikolton de maizo. Ĉi tiu estas tre abunda ĉi tiun jaron, sed la prezo estas, kompare al pasintaj jaroj, malbona, kaj oni ne esperas pli favorajn prezojn despli, ĉar la troa malsekeco neniigas la bonan kvaliton de maizo, kiu havas malbonan akcepton sur la merkato, ol malbonkvalita. Ĝia prezo nuna estas, kondiĉo nepra, ke ĝi devas esti sana kaj seka, $ 6,80 m/l sur la merkato de havenurbo Rosario, pasintjare ĝia prezo estis ĉirkaŭ $ 10,00 sekve la kamparanoj estas tre malkontentaj, ĉar multaj el ili malprofitos ĉi tiun jaron, ili ne povos kovri la elspezojn; tamen la terposedantoj postulas tre altajn prezojn por la farmo de la tero. Oni pagas bonan, fruktodonan teron eĉ $ 140,00 m/l po ĉiu kvadro (1687 kvadratm.). Sed se la prezoj de grenoj ne plialtiĝos, venos grava krizo, kiu skuos la ĝis nun trankvilan vivon de la kamparanoj. La kamplaboristoj dum ĉi tiuj monatoj de rikolto estas grandnombre okupataj en la rikoltado, eĉ de la urboj venas multaj laboristoj, ĉar la prezoj estas bonaj, tamen por gajni bonan salajron oni devas labori pli ol dek horojn. Sed post la rikolto de maizo multajn milojn da ili minacas la senlaboreco. Iuj kalkulas, ke tiu nombro atingos ĝis 500 000 laboristoj. SAT-ano 1933.
La Sankta Ĵaŭdo evoluado de la katolika religio
Antaŭ kelkaj jarcentoj, la provinco de orientaj Pirineoj, estis almetita al la kataluna regno, kaj pro tio, la nuna loĝantaro precipe la kamparanoj ankoraŭ parolas katalune, sed en la urboj, ĉiuj parolas la francan lingvon; la pastroj en la preĝejoj ankaŭ parolas latine kaj france, sed antaŭ kelkaj jaroj, por revivigi la mortantan religion, dum la Sankta Ĵaŭdo ili parolas kaj paroladas en kataluna lingvo. La lastan semajnon, oni legis en la ĵurnaloj de la provinco: «Granda funkcio ĉe la katedralo de Perpignan, oni parolis en kataluna lingvo; oni povas tre facile kompreni, ke la pastroj kaj iliaj mastroj, la kapitalistoj, volas dormigi la popolon per ĉiuj rimedoj, kiuj troviĝas je ilia povo».
En la vilaĝo, kie mi loĝas, la vilaĝa pastro dum la prediko de la Sankta Ĵaŭdo diris al siaj klientoj: «Rigardu, kiel la judoj mortigis la savanton de la mondo, rigardu, kiel li suferis por ni, nur por ni li estis najlita sur la kruco, nur por niaj pekoj li oferdonis sian vivon», sed tiu pastro tute forgesis, ke en jaro 1909 en Barcelono estis mortpafita pro propagando kontraŭ religio, nia kamarado Francisco Ferrer, kiu mortis por la «Moderna Lernejo». La pastroj scias paroli nur pri sia dio, sed ili estas embarasitaj kiam oni demandas ilin, se la proletoj estus sen leĝo antaŭ dio, ĉar li mortis por savi la popolon, mi vidas, ke post lia alveno ekzistas mizero, militoj, malsato, kaj samtempe homoj nomitaj riĉuloj, kiuj nur havis la penon naskiĝi kaj manĝi, dum ni laborante tage kaj nokte, preskaŭ ne povas vivi kiel homoj, sed nur kiel sklavoj samkiel la sklavoj de la antikvaj tempoj; tempoj antaŭ la naskiĝo kaj mortigo de Kristo, do mi demandas la pastrojn; kiu kreis dion, tiom laŭdata de ili kaj de la riĉuloj, dum la malriĉuloj pacience atendas la donacon de dio, ili ŝtelas la sangon de la laboristaro tutmonda.
Iam mi aŭdis pastron diri: «mi faris mian devon dum la mondmilito, mi batalis kiel soldato por defendi mian Patrion», kaj li forgesis, ke en la fundamentaj libroj de la katolika religio estas dirita: «vi ne devas mortigi nek por vin defendi, ĉiuj el vi estas fratoj, amu vin unu la alian»; tamen dum la mondmilito, ili benis la kanonojn, kiuj devis mortigi iliajn fratojn de aliaj landoj. Do, vi tutmondaj kamaradoj povas kompreni la rolon, kiun ludas la reprezentanto de dio, kiu laŭ la katolika opinio, mortis por savi la tutan homaron.
Kiel en nia provinco, la religio perdas terenon, la pastroj, por ke la fideluloj revenu al la preĝejoj, parolas la antikvan lingvon de la provinco; mi kiel kataluno hontas, ke mia kara lingvo servas por subteni la modernan fanatikecon, eble la kamaradoj el Katalunio trovas stranga la aferon, sed estas la pura vero, nia patro-lingvo servas por la katolika propagando en orientaj Pirineoj en Sud-Francio. La katolikoj estas la homoj, kiuj estas plej komikaj el ĉiuj, ili parolas kaj skribas la latinan lingvon, la nacian kaj eĉ la provincan, por daŭrigi la dormadon de la laboristaro por la bono de la internaciaj kapitalistoj; en nia lando oni diras: tiam kiam estos azenoj, la pastroj rajdos trankvile sur la ŝultroj de la laboristoj.
Ofte la homoj parolas pri revolucio, sed tiam kiam la homoj ne liberigos sin de la moralaj katenoj, oni vane atendos veran revolucion, ĉar kun sklavoj, oni neniam faros fruktodonan revolucion.
Tiam, kiam la homoj estas kredemuloj, la progreso restos mensogo. Nur kiam la homo kredos la sciencon anstataŭ al dio, estos eble la liberigo de la homaro kaj de la suferanta laboristaro. Ramon Duran 3859.

ĈIU SAT-MEMBRO ESTU ABONANTO DE NIA SAT-ORGANO "SENNACIULO"
ĈIU SAT-MEMBRO ESTU ABONANTO DE NIA SAT-ORGANO «SENNACIULO»
El la lando de katolikismo
Sovaĝaj religiaj festoj
Festoj en jaro 1926
En vilaĝo nomata San Vicente de la Sonsierra, ĉe norda hispana provinco Alava (proks. Bilbao), ĉiujare oni festas procesion religian dum la «sanktaj ĵaŭdo kaj vendredo» por demonstracii large la sovaĝan instinkton de manifestantoj.
Pro kuriozeco aliras tien: ĉaroj, kaleŝoj kaj aŭtomobiloj el ĉie, menciitaj veturiloj estas ŝarĝitaj per viroj, virinoj kaj infanoj. Trans belega placo, proksimume je la sesa posttagmeze, oni povas vidi (dum la citit-aj religiaj tagoj) je la fronto de la demonstrantaro du imaĝojn (sanktfiguroj el ligno, ikonoj) surŝultre portataj de kvar homoj, kaj . . . ho, malspriteco homa! Unu inter ili (nunjare) estas nudpieda kun vizaĝmasko, vestita per blanka robo ĝis la maleoloj; ĉi-robo malkaŝas la tutan dorson kaj ŝultrojn de la nudpiedulo aŭ «pikito», kiel oni nomas tiujn ulojn. Pere de kanaba fadenligaĵo, li mem forte sin batas, senkompate sur la dorson kaj ŝultrojn, t. e. la malkovritan parton. Post kelkaj minutoj prezentiĝas alia homo (mi ne scias, ĉu praktikanto) kun seka vaksbulo, eniginte en ĝin sennombrajn vitrojn aŭ kristalojn el iu rompitaĵo. Pere de ĉi-ilo, tiu homo batas la dorson de la robulo, de la «pikito», por ke eliru abunda nigriĝinta sango (nigriĝinta pro la batoj de la kanaba fadenligaĵo), kaj komprenebla, tre baldaŭ aspektas tiu dorso kvazaŭ viandvendejo.
Ĉu pli da malspriteco kaj sovaĝeco estas eblaj? Mi kredas ke ne, kaj tamen la loĝantaro de tiu vilaĝo sentas sin fieraj, kiam ili konstatas la alvenon de tiuj kuriozuloj por vidi tion, kio nenie estas videbla, neatentante la ĉeestantojn, kiuj seninterrompe diradas: «Tio estas sovaĝado; tio devus esti malpermesata» kaj aliaj frazoj similaj, kiuj esprimas la mallogon kaj naŭzon, kiujn oni sentas.
Mi demandis, ĉu la «pikitoj» kaj «pikantoj» faris tion pro rutino, kredoj religiaj, aŭ . . . Oni respondis al mi, ke ne pro cititaj kaŭzoj, sed ĉar en dirita vilaĝo ekzistas «Kofradio» (religiaj societoj organizitaj en la preĝejoj, direktitaj ĝenerale de la pastroj). Tiaj estas multaj miloj en Hispanio), kies anoj estas devigataj martirigi sin sammaniere, kiel mi supre klarigis, se okaze ne prezentiĝas memvoluloj (volontuloj) por sin puni per la kanaba fadenligaĵo kaj por liberigi sin (la anoj de la Kofradio) de la oferado, ili invitas la plej nesingardemajn ulojn de la vilaĝo drinkadi vinon kaj likvorojn ĝis kiam ili estas ebriaj kaj sentas religiemon. En tia stato oni ilin utiligas por la bono de «nia kara dio», plenigante samtempe la Kofradion kaj multe da monujoj pro la multnombraj partoprenantoj al buĉado. Negoco estas negoco, ĉu ne?
Kia malkomprenemo! ili sin sentas (la loĝantoj de la vilaĝo) tre fieraj pro la realigo ĉiujara de tiaspeca ago, kondamnita de la prudenteco!
— página 5 —
Forĵetu, vilaĝo de San Vicente, tiujn praktikantojn!
Studu, analizu vian hontigan ĉiujaran agon kaj vi ruĝiĝos por ne plu ripeti la ĝishieraŭan «manifestadon». Juan Villaró.
N o t o de la tradukanto. Dume oni fermigas ĉian laboristeman lernejon. Ekzistas furioza cenzuro, grandaj persekutadoj kaj krimoj. La laboristaj unuiĝoj estas eksterleĝaj. Senlaboreco kreskas senfine. Mizero morala, materiala kaj fizika invadas ĉiujn personojn. En kian abismon ni falos?
Nur savos la homaron la Tutmonda Revolucio Socia!
Ĉu Esperanto, ĉu la kaĉo diverslingva
Prenu n-o 79 (27) de «Sennaciulo» kaj komencu legi interesegan rakonton «simpla afero». Ĉu vi ĉion komprenas? Mi pensas, ke ne.
Ekprovu esperante prononcante tralegi la vortojn: Stephan, Gondrecourt, Marseille, Cean, Szieber, Clairvaŭx ktp. Ĉu tiuj-ĉi estas esperante skribitaj vortoj? Kial la aŭtoro kaj la redakcio ne povis skribi: Stefan’, Gondrekur’, Marsel’, Sean’, Ziber, Klervo’ ktp.
Feliĉe mi mem malmulte konas francan, germanan kaj anglan lingvojn (vere, tre malmulte), sed miaj instruatoj, simplaj laboristoj, tiujn-ĉi lingvojn ne konas. Do, ili estas tre mirigitaj kaj insultis min, kaj «Sennaciulon» kaj Esperanton pro tio, ke en esperanta gazeto laborista troviĝas tiuj vortoj, por laboristoj-esperantistoj ne legeblaj.
Mi opinias, ke en mia vidpunkto mi ne estas sola, kaj tial mi petas redakcion de «Senn.» kaj aŭtorojn, raportontajn al nia gazeto, ne forgesadi pri ĉi-tio¹).
Nun sekvas rimarko el alia problemo. En la lasta n-o de «Senn.» estis artikolo de s-ro (!) Brown (Broun). Kaj en n-o 28 (80) en korespondejo eĉ troviĝas anonco de iu «sinjoro» el Hispanio. Tiu-ĉi «sinjoreco» komencas tedi, mi opinias, ke proletario-esperantisto traktas vorton «sinjoro» kiel insulto, inda nur por neŭtralulo, sed ne por la SAT-ano. Do eliĝu ni ĉiujn «sinjorojn» el SAT-organoj. Ni ja batalas kontraŭ la sinjoraro. N. (5291)
Kontraŭ tro naskemaj «moruloj»
K-doj! Ĉu vi jam elpensis riton de nomdono por viaj esperantistidoj? Ne? — Do, vi ne estas veraj esperantistoj!
Se vi estas esperantistoj, vi ja «nepre devas naskadi idojn, por krei sennaciecan generacion, kies patra lingvo estas esperanto».
Do, jen estas la nova plej ĝusta maniero disvastigi esperanton: nasku, eĉ naskadu plej multe da esperantistidoj. Ne nur geedzoj, sed „eĉ ĉiu esperantistino devas nepre naskadi idojn.» (Bonmoraj gepatroj!
¹) Ĉar ni ankaŭ estas nur simplaj laboristoj, kiuj ne scias aliajn lingvojn, krom la gepatra (germ.) kaj Esp-o, ni petas niajn kunlaborantojn ĉiam aldoni (en parentezoj) la prononcadon de tiuj nomoj en Esp-o. Red.
gardu viajn modestajn filinojn de danĝera por ilia prudo esperanto!)
Ĉiu esp-isto devas tuj edziĝi por senprokraste komenci naskadi fi-zi-pi-hi (rig. n-o 28 de ‘Senn.» — Kroniko) idojn. Cetere, por kio edziĝi? Sufiĉas, ke vi varbu por esperanto pli multe da knabinoj, devigante ilin sin okupi per naskado.
Tia estas la statuto de l’ nova «esperantmora» (nun eĉ «sennaciecmora», gardu nin dio!) rondeto en Saratov, pri kiu ni legis en la citita n-o de nia organo.
Certe, ni — esperantistoj proletaj — jam estas alkutimigitaj al petolaĵoj de burĝaro, kiu havas multe da libera tempo por freneziĝi. Antaŭ kelkaj jaroj ni, SAT-anoj, diris al ĝi «For!» Sed nun la similaj elementoj jam komencas enŝteliĝi nian medion, nur imitante nian aspekton kaj terminaron.
Ili jam sufiĉe kompromitis sennaciismon. Ja la ideo estas nova, ankoraŭ multaj k-doj dubas pri ĝi.
SAT, laŭ mia opinio, devas urĝe haltigi la tro naskemajn «morulojn». Ili, certe, nasku, sed SAT ne estos akuŝisto por iliaj deliraj ideoj. A. Tomo.
El kelkaj protestoj tiurilataj ni presigis tiun ĉi. La Saratov-aj gek-doj konsideru ĝin kiel respondon por siaj pluaj tiurilataj sendaĵoj. Red.
Letero al niaj fratoj, enkarcerigitaj en kapitalistaj landoj
Niaj neforgeseblaj kamaradoj!
Ni, rivertransportistoj de l’ urbo Kremenĉug (Dnepra baseno) aŭskultinte la raporton je temo, — «Mopr» (Internacia Ruĝa Helpo) kaj ĝia signifo por la tutmonda revolucio, — ni konstatas ĉiujn angorojn, kiujn suferas niaj karaj, translimaj kamaradoj en kapitalistaj landoj. Ni konkludis ĉiamaniere helpi, kiel morale, tiel ankaŭ materiale, kio stimulas pli baldaŭan liberigon de laboristoj kaj kamparanoj el la jugo de kapitalistoj kaj bienistoj. Do, kamaradoj, estu viglaj kaj rezistaj batalantoj por la venko, ĉar la horo de l’ tutmonda revolucio proksimiĝas kaj ni estas ĉiutempe pretaj kaj atendas vian vokon.
Stampo: Государственное Верхне-Днепровское Пароходство Н. К. П. С. Кременчугское Агентство.
Kun kamarada saluto Prof-delegito (Bemizov). Prez. de kult-komisiono (Alpin). Politelmigrintoj (Goldfeder, Segal.)
Frata letero al la enkarcerigitoj en burĝa Bulgario
La komuna kunveno de l’ membroj de klerigadunuiĝo kaj studentoj de l’ pedagogi-teknikumo, sendas sian flaman saluton al la polit-enkarcerigitoj de la malliberejo en Pleven (Bulgario) — batalantoj por la afero de l’ socialismo, kaj oferantaj sian vivon por la bono de l’ laborista klaso. Ni, ĉiuj kunvenintaj ĉi-tie, per ĉiuj fibroj de niaj animoj protestas kontraŭ la fi-agoj kaj premado super vi flanke de l’ bulgaraj ekzekutistoj. Kunsentante vian malfacilan staton, ni promesas ĉiuforte helpi al vi kaj al viaj familioj. Ni estas certaj, ke viaj suferoj ne restos vanaj kaj venos la momento, kiam la tuta via landa burĝaro estas forigita kaj vi komencas konstruadi vian estonton same, kiel en nia liberigita Sovet-Unio.
Ni esperas, ke baldaŭ venos la fino de viaj suferoj kaj doloroj, kaj vi povos revenĝi viajn ekzekutistojn, turmentintajn kaj mortigintajn vin senĉese kaj senkompate.
Stampo de l’ distrikto-filio de tutsoveta unuiĝo por klerigado.
Amike salutas vin la komuna kunveno de l’ klerigunuiĝo kaj studantoj de pedagogi-teknikumo.
La malfeliĉo de l’ sorĉlernanto
Certe vi ĉiuj legis la faman baladon de Goethe: «La sorĉlernanto». La misterajn fortojn malligis la disĉiplo de l’ majstro kaj, kiam ili superakvas la domon, li ne plu trovas la necesajn vortojn, por ilin haltigi.
Same agis eminenta eks-Esperantisto, proponante sian Idon. Li malligis la reformemajn fortojn kaj nun vane li petegas, vane li minacas, la reformmanio ne haltas, ĝi ne povas halti. Tute prave nia Idistestro deklaras en la gazeto por francaj Idistoj (1926 n-o 1 kaj 2), ke la logiko estas rimedo, ne celo, ke, kiam ĝi alportas komplikaĵon, ĝin oni devas senhezite flankenigi, ke la ĉefa kvalito de internacia lingvo estas ĝia facileco, ke fine la lingva provizoreco tedas, naŭzas la publikon . . . Vane! vane! Oni riproĉas lin, ke sufiĉajn ŝanĝojn li ne alportas al la Zamenhofa lingvo. Li respondas, ke la neceson li faris; sed la aliaj, ĉiu el la aliaj opinias, ke nur lia propra pli plena reformo estas kontentiga, ke post ĝia alpreno la pacon oni havos! Nu, estimataj sinjoroj, poste venas alia reformamanto, kiu alportas alian solvon, definitivan solvon!
Kun malĝoja koro nia gazetisto ŝajnas bedaŭri, ke li iam eliris el sia tendo por propagandi ĉu Esperanton ĉu Idon. La tre grandajn servojn, kiujn en la unua periodo, li faris al Esperanto, ni ne forgesas. Lia disfalo estis por liaj amikoj grava, dolora bato: la kreskadon de Esp. li laŭpove malplifaciligis, sed li ne sukcesis vivigi Idon, ĉar tiu ĉi, jam de sia naskiĝo kunportis principon de rapida morto: la rifuzon, — sub la eraiga preteksto de senfina progresigo — la rifuzon de ĉia firma fundamento.
La sola timinda danĝero por vivanta lingvo (kiel Esperanto) ne estas ia ŝtoniĝo, fakte neebla, sed la sistema aliecigo kaj fine la disfalo en dialektojn, se ĉiu rajtas alporti sian sistemon kaj volas ĝin triumfigi. Amike aŭ severe oni kritikas niajn fidelecon al nia fundamento. Al tiu fideleco, sola garantio de normala lingva evoluado kaj de internacia unueco, ni ŝuldas niajn progresojn; al ĝi ni ŝuldas la finan venkon.
Paris, 30. Marto 1926. Th. Cart, Prez. de la Akad., 12 rue Soufflor.
— página 6 —

Kvinpinta stelo kun la surskribo SAT en la mezo — emblemo de Sennacieca Asocio Tutmonda.
Kvinpinta stelo kun la surskribo SAT en la mezo — emblemo de Sennacieca Asocio Tutmonda.
VIa SAT-KONGRESO EN LENINGRAD 5.—10. aŭgusto 1926
3. KOMUNIKO
KONGRES-KOMITATO
Gek-doj: Koĉkin, Lisicin, Podkaminer, Semjonova, Urban.
KORESPONDADRESO:
K-do S. Podkaminer, Petropavlovskaja 4, kv. 34, Leningrad — Sovetio.
KOTIZO: Egala al la jara SAT-kotizo.
ALIĜILOJ
Skribu la nomon, antaŭnomon, adreson, profesion, partitendencon, n-o de SAT-matrikulo, aktiva aŭ pasiva, membrecon.
Pasportoj: K-doj aliĝintaj ricevos kongres-kartojn je kiuj sovetaj konsulejoj senprokraste donos vizojn. Do, necesas la plej baldaŭa aliĝo de ĉiuj kongresvizitontoj por ĝustatempa alsendo de kongres-kartoj. Ni klopodas pri la senpagaj vizoj aŭ almenaŭ rabatitaj.
Loĝejoj: Estas garantiata senpaga kaj oportuna loĝejo por ĉiu alveturonto.
Manĝado: Alveturontoj estos provizataj per bona kaj malmultekosta manĝado. Proksimuma elspezo egalos je 1 rublo (¹/₂ dol.) potage.
Veturado: Estas rekomendata veturado per ŝipo, ĉar fervoja trafiko tra Polio, Latvio k. a. estas pli malfacila. Ni rekomendas aranĝon de komuna ŝipveturo el Stettin (Germ.). Vojaĝkostoj estos komunikataj plej proksimtempe.
Fakkunsidoj: Estos organizataj dum la kongreso fakkunsidoj laŭ la specialeco: poŝtistoj, metalistoj, instruistoj ktp. Estas dezirinde, ke k-doj antaŭe anoncu la partoprenon en tiuj kunsidoj por ke K. K. povu ĝustatempe prizorgi necesajn ejojn.
Ekskursoj: Estas projektitaj diversspecaj ekskursoj en fabrikojn, muzeojn, lab. klubojn, palacojn, lernejojn, ripozdomojn ktp. Aliĝontoj nepre menciu la dezirataĵn por observado flankojn de nia vivo. Estas projektata postkongresa ekskurso al Moskvo.
Sendu aliĝilojn kaj kotizojn al:
k-do R. Lerchner, Leipzig O 27, Colmstrasse 1.
Sovetiaj gek-doj sendu al k-do S. Podkaminer laŭ supremontrita adreso.
1. listo de aliĝintoj al la VI. SAT-Kongreso
- K-do Podkaminer, S., Leningrad, 1679
- „ Dunajev „ 5869
- K-dino Brukson, M. „ 1396
- K-do Gordon „ 4045
- „ Lisicin „ 5333
- „ Firsov „
- K-dino Jakovleva, Z. „ 5677
- K-do Piĉaĥĉi „ 3814
- „ Salajev, I. „ 3979
- „ Urban, M. „ 5089
- „ Brukson, I „ 1896
- „ Koĉkin, P. „ 3370
- „ Noseviĉ, B. „ 5410
- K-dino Ivanova, V. „ 5676
- K-do Bankov, J. „ 5433
- K-dino Grekova, E. „ 6472
- K-do Ŝilsulman, Grozov 4639
- „ Koĉkin, A., Leningrad 3369
- „ Konovalov, H., N.-Novgorod 641
≡ KRONIKO ≡
Anglio
London. Sur tagordo de la ĉiujara kongreso de virinfako de la lab. partio, kiu okazos ĉe Huddersfield 12.—13. Majo, estas propono favoranta Esp-on en la Soc. Internacio pro ĝia pruvita utileco en la «Labour Woman» kaj la decido de la brita sindikataro (TUC). — Kiel kutime, esp-a parolado aŭdiĝis en la grandega demonstracio la 1. de Majo en Hyde Park. Eĉ la policanoj inter la amaso koniĝis je SAT. En la speciala numero de «Landsbury’s Labour Weekly» kaj la «Sundaj Worker» enpresiĝis artikoloj verkitaj de 488 pri praktika internaciismo kaj pri la funkcio de SAT.
Ĉekoslovakio
Gablonz a. N. Dimanĉon la 25. Aprilo la ĉi tiea lab. esp. grupo aranĝis ekskurson sur la monton «Königshöhe» kie ni renkontiĝis kun la gelernantoj el Kamnitztal. Kiel gasto ankaŭ ĉeestis nia k-dino Bouda el Niederhänichen ap. Reichenberg (la delegitino de la ĉekosl. laboristaro al Ruslando). Ĉeestis 30 partoprenintoj. La celo de la kunveno estis ekzercadi nian lingvon kaj komune enstudi revoluciajn kantojn, kiujn ni kantos ĉe la diversaj demonstracioj kaj festenoj de la laboristaro. E. Bauer
Francio
Lyon. La 18. Aprilo, en la granda festsalono de la Laborborso, okazis propag. festo organizita de Esp. Lab. Grupo el Lyon. Ĉeestis pli ol 500 personoj, kiuj tre interesiĝis pri nia afero kaj, vidante nian gazetekspozicion, konstatis, kiom multe Esp-o estas jam disvastigita en ĉiuj medioj kaj landoj. K-do M. Roux paroladis kaj demonstris utilecon de L. I. por laboristaro. Li alvokis finante, ke internaciistoj fariĝu vere tiaj, kiaj SAT-anoj ja estas. Post la koncerto, R. legis al la ĉeestantaro leteron de la fama de Henri Barbusse, kiu bedaŭris, ke li ne povis partopreni la feston kaj akcentis, ke ĉiuj proletoj devas lerni kaj uzi esperanton, por helpi al plena elsklavigo. Ĉiuj lokaj gazetoj menciis la sukceson de tiu propaganda festo. Neniam tiom da personoj atentis pri nia movado. Tio pruvas, ke nia insistemo iom post iom venkos la dubon de l’ proletariaj masoj. (132)
Germanio
Dresden. La iama distrikto Grand-Dresdeno, neorganizita ĉe LEA, likvidiĝis komence de nuna jaro. Fondiĝis anstataŭ ĝi, distrikto «Dresdena Industriregiono». Do gek-doj en Dresden kaj ĉirkaŭajo denove organiziĝis ĉe LEA post pli ol trijara izoliĝo de la samlingve teritoriaj k-doj. Iuj SAT-anoj reen al LEA gvidis ĉi-tiean movadon konsciiĝante, ke SAT-movado nur povas kreski bone, se ia supozo estas plenumita. Nome, kampo bonpreparita de impona varbasocio. Al la distrikto aniĝis la grupoj Heidenau, Meissen, Freital, Klotzsche kaj Dresden. Ĉe la fondiĝo en jan. 1926 ĝi havis 128 membrojn, hodiaŭ 168. Esp-o nun eniĝas ankaŭ urbetojn kaj vilaĝojn. La popollernejo en Zschachwitz ap. Dresden enkondukis Esp-on kiel libervolan instrufakon. Kelkloke en la distrikto okazas klopodoj pliviligli la Esp.-mov. kaj per tio estigi bonan fundamenton por nia SAT-mov. Alsendajoj rilatantaj la distrikton estu adresataj: Paul Köckeritz, Dresden-A 28, Tharandter Str. 6.
Glauchau (Saksio). La Esp-a mov. tie ĉi lastatempe progresis, kaŭzata per fervora propagando, per ekspozicioj, paroladoj kaj ĉefe per persona agitado. Krom ĉiusemajnaj kunvenoj de progresantoj ni aranĝis kursojn por komencantoj, multaj aliĝis al SAT. Depost pasko Esp-o estas enkondukita en la popollernejoj de Glauchau. Ankaŭ en vilaĝo Remse apud Gl. ni aranĝis Esp-an kurs., kiun gvidas k-do Lahr laŭ «PETRO» Je la 17. kaj 18. de Julio okazos konferenco de LEA, distr. Erzgebirge-Vogtland. Por aranĝi la konferencon kiel eble plej interesa propagandcele, ni petas la k-dojn, sendu mallongajn salutojn per kartoj aŭ leteroj. Rekompenco estas garantiata. Sendu al prezidanto Kurt Floss, Glauchau i. S., Friedrichstr. 7, I, (Germanio). K. Floss.
Orient-Saksio. La 2. Majo la distrikto malfermis kurson por kursgvidantoj, partoprenas 23 gek-doj el 8 lokoj. Gvidanto k-do Scherbaum. Instrumetodo rekta, laŭ lernolibro de l’ kursgvidanto (kial ne laŭ Petro? — Red.). La movado estas vigla, la intereso ega. La distrikto nombras 100 membrojn, inter ili estas 75 SAT-anoj. Scherbaum
Schweidnitz. La 17. kaj 18. Apr. okazis distriktkunveno de LEA-Distr. Silezio. Je la 1. Majo ni propagandis per kantado, parolado dum kunveno, forsendo de salut-leteroj al eksterl. grupoj, aranĝis ekspozicion. Kun 3 eksterl. grupoj ni komencis korespondadon. K-do S. aranĝis Esp-o-Informejon. La socialdem. kaj kom. partioj nur malforte subtenas nin. Ili nur malrapide komencas kompreni la gravan rolon de Esp-o kiel armilon de la mondproletaro. La burĝa gazetaro malaprobas ĉiujn artikolojn, ne neŭtralajn»! (1851)
Wiesdorf (Rejnlando). Dank al nia fervora kamarado E. Schmidt nia grupo nun havas propran esp-an hejmon, konstruita de niaj k-doj mem. La 24. Aprilo okazis la festena inaŭguro. Inter la gastoj troviĝis la estro de la «Prolet. Kultur-Kartelo». Li esprimis, ke nia movado estas vera potenco por interligi la mond-laboristaron. La preservanto de la loka lab. gazeto laŭde raportis pri nia lingvo. La ne ŝatataj kunvenoj en gastejo ne plu okazos. Posedante propran hejmon, ni nun volas pli grandigi nian grupon, varbi novajn batalantojn por nia afero. (2171)
Zittau (Saksio). Lastjare nia grupo «Nova Tempo» klopodis kune kun la neŭtrala grupo «Societo Esperanto» pro la enkonduko de nia lingvo en la popollernejojn. Preskaŭ ni tute estus havintaj sukceson, se la urbestro ne havus antipation kontraŭ Esp-o, kaj tio malhelpis la nunjaran enkondukon. Okazis manovroj en gepatraj konsilantaro kaj intrigoj en la urba parlamento flanke de l’ urbestro. En la nuna jaro ni denove devas postuli nian lastjaran proponon. Pro tiu ĉi laboro ni bezonas ciferojn pri la Esp-a mov. en diversaj landoj. Ni petas la gvidantajn gek-dojn diverslandajn komuniki al ni la proksimuman staton en la koncerna lando. Sendu la sciigon al k-do A. Dittmann, Zittau Sa., Frauenthorstr. 11, bei Franke, kiu jam antaŭe korege dankas al ĉiuj gek-doj. (4242)
Sovet-Unio
Ivanovo-Voznesensk. 22.—23. Majo okazos Esp. Gub. Konferenco (SEU kaj SAT), la unua en tekstil-regiono. Por la sukceso helpos sendajoj, salutoj eksterl. ktp. Dum Majo oni dissendas per Radio 8 div. esp.-koncertojn. Geaŭskultantoj estas petataj komuniki pri la aŭdebleco laŭ adr.: «Gub. Fako SEU, Socialista ‘Dom Prosveŝĉenia’ Iv.-Voznesensk».
Peresp. lab. ĉiam pliviigliĝas. Lokaj gaz. kaj jurn. represas eksterl. ricevitaĵojn. La eksterl. gek-doj estas invitataj esti konstantaj gazet-korespondantoj (LABKOR). Plej multaj let. oni skribas el Germanio. Esperkor.
Pskov. La 11. Apr. estas Gub. Fako de SEU. Ĉeestis 24 gek-doj, el ili 11 esp-istoj. Antaŭ malfermo k-do raportis pri «Lab. Klaso kaj Esp-o». La subraportantoj parolis pri rezultoj de siaj korespondadoj kun eksterl. k-doj. Elektita provizora komitato el kvin gek-doj (el ili tri SAT-anoj), organizita subfako de internacia kunligo. La taskoj: organizi esp. ĉelojn en fabrikoj, oficejo, lernejo; kunligiĝi kun provincaj organizajoj kaj izoluloj; komenci varbadon de novaj anoj inter sen- kaj partianoj, lab. korespondanto;
— página 7 —
propagandi kaj agiti por Esp-o per organizo de kursoj, amuzvesperoj, lecionoj, raportoj, kursoj por progresintoj.
Kursoj estas nun ĉe Vespera Lernejo por plenaĝuloj, en klubo de fabriko «Ŝpatat» (Ŝnuro) en Koretigdomo kaj en Gub. Fako de kolektantoj. Ĝis Sept, 1925 en urbo estis 7 k-doj, nun — 16, ĉiuj aliĝintaj al SEU. La nombro pliiĝos ĝis 40—50 kiam aliĝos la provincanoj. En loka gazeto oni presigis pri malfermo de fakoj kaj pri la XVIII. en Edinburgo. (Kial ne pri la VI. SAT-kongreso?) En murgazetoj aperis 6 notetoj pri Esp-o; unu (terkulturiga fako) havas konstantan angulon por Esp-o; en lasta numero estas enpresigitaj du tradukitaj leteroj (Germanio kaj Ĉekoslovakio). Ĝis nun fako ne havas ejon. Provizora Adreso: Pskov, Pervomajskaja, 11, al k-do Sorokin E. (3939)
Smolensk. Antaŭ tri monatoj oni elektis inter la lernantoj estontajn instruistojn kaj kolektis ilin en supera kurso. Instruisto estis politika emigranto, ĵus alveninta en la urbon. Kiel bazo de instruado, oni uzis la internacian lernolibron PETRO, kaj ekskluzive parol. metodon, ĉar la instruisto ne konis rusan lingvon. La gekursanoj, tiel serioze kaj entuziasme laboris, ke nun, ili povas longe interparoli kaj diskuti esperante, kiel malnovaj esp-istoj. 15 kamaradoj finis la instruadon. Jam ses novaj kursoj estas gvidataj de ili. (5065)
Irkutsk (geografia mezo de Azio). Esperanto en nia urbo rapide disvastiĝas. En pionirgrupo «NI» Esp-o fariĝis jam deviga lernobjekto (45 infanoj). Gvid. Krjukov. Rondetoj ekzistas en multaj sovetlernejoj. Ĉiujare funkcias po du ĝeneralaj kursoj pagataj, kiujn partoprenas po 25—30 pers. Gvidas Babiĉev. Komĉelo de junuloj ĉe loka ĉeffinancejo elektis specialan komisionon por korespondi kun eksterlandaj samunianoj. En klubo de poŝtistoj esperanta grupo, gvidata de Manzyrev, eldonis bonege biditan murgazeton. La sama grupo aranĝis kinovesperon invade vizititan de publiko. La vespero donis bonan financan rezulton. Nia SAT-grupo konsistas el 18 anoj. 6 el ili abonas «Senn.», ĉiuj abonas «S. R.» Supozeble post kelkaj monatoj la grupo devas duobliĝi (ĝin eniras nur kiuj jam fluparolas nian lingvon). M. Krjukov.
Svedio
Göteborg. Dum la printempo estis malfermitaj kvar kursoj inter laboristoj, unu aranĝita de Labor. Kleriga Asocio kun 18 partoprenantoj. Gvidanto k-do Adamson. Kurson inter laboristoj ĉe Mara Uzino Eriksberg gvidas k-do Karlsson. 14 partoprenantoj. K-do Johanson gvidas kurson kun 10 partoprenantoj kaj k-do Holmgren kurson inter laboristoj ĉe fabriko Original Allmer. Krom tio okazas kursoj por laboristoj en 6 dokoj. Sveda Lab. Esp. Asocio havas nun pli ol 750 membrojn. Dum la lasta tempo ni pere de SLEA varbis novajn membrojn al SAT kaj ni esperas, ke baldaŭ ĉiuj laboristoj scipovantaj esp-on aliĝos al SAT. Ni laboras en bona kontakto kun SAT kaj pritraktas nian Asocion kiel poresp-an organon por agitado de esperanto inter la sveda laboristaro. (902)
Ukrainio
Kremenĉug. La 9. Aprilo k-do E. Izgur estis salutinta la distriktan konferencon de laboristaj, vilaĝanaj k. ruĝarmean. korespondantoj je la nomo de SAT. La konferenco rezolucie esprimis sian simpation al SAT. — Okazis prelego de k-do Goldfeder pri IRH kaj Esp-o ĉe kunveno de instruistoj kaj pedagogi-studentoj, en «ejo de klerigado» por multcenta aŭskultantaro. — Societo «Lab. Solidareco» reeldonis flugfoliojn kun priesp-a artikolo de M. Boguslavski (3 a—4 a milo). La samnoma SAT-propagandejo aperigis popularan broŝuron ruslingvan pri la temo: «Kiel organizi internacian korespondadon pere de SAT. — En la transdnepra antaŭurbo Krukov fondiĝis SAT-grupeto, kalkulante jam 12 aktiv. kaj pasiv. anojn. V. K.
LA REDAKCIO ATENDAS MANUSKRIPTOJN PRI LABORISTA MOVADO, LABORISTA ESPERANTO-MOVADO KAJ VIVKONDIĈOJ, PRECIPE EL NORDAJ LANDOJ (DANIO, NORVEGIO, HOLANDO KTP.), OKCIDENTAJ KAJ TRANSMARAJ LANDOJ
KORESPONDADO
TARIFO
Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.
MALLONGIGOJ: L—letero. PK — poŝtkarto. PI — poŝtkartoj ilustritaj. PM — poŝtmarkoj. bfl. — poŝtmarko sur bildflanko. k. ĉ. l. — kun ĉiuj landoj. esp-ajo — esperantaĵo.
Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
Aŭstrio
— K-do Karolo Wiedemann, Quellenstr. 136/36, Wien X, dez. interŝ. belegajn PI de urbvidindajoj k. ĉ. l. Resp. honeste garantiata.
Ĉekoslovakio
— K-do Rudolf Burda, Plzen, sciigas al siaj koresp-antoj, nericevante resp., pardoni al li, ĉar li estas maldungita, k. krom tio, kiel malsanulo en hospitalo loka. La let. por li estu adresataj al malnova adr., k. de tempo al tempo li penos resp. al ĉiuj. Kelkaj k-doj postulas gaz. plakatojn ktp. estas neeble al ali tion nun sendi. Ankaŭ tiuj k-doj k. redakcioj, kiuj ricevadis raportojn por gaz. devas atendi ĝis lia situacio pliboniĝos.
Ĉinio
— K-do Kadzuvo Tava, Poŝtkesto, n-o 334, Harbin, Pristan, dez. koresp. pri esp. k. kom. mov. k. ĉ. l., precipe pri kom. jun. mov. en Sovetio.
Francio
— K-do A. Soares, 12, rue de Mathis, Paris, XIX., pri soc. evolucio de primitivaj homoj. Nepre resp.
Germanio
— «Esp.-Rondeto» dez. koresp. pri ĉ. temoj kun gek-doj ĉiulandaj, L, PK, PI. Adr.: k-do A. Schäfer, Beethovenstr. 1, Stuttgart.
Infana ŝtrumpeto
La lasta akto de grandskala ŝteladproceso en militjuĝejo estas finita nokte kaj tuj estis komencita la translokado de dekorajoj, nova horizonto estas starigita kaj eklumigita sangoruĝa lumo: oni komencas la proceson kontraŭ kapitano Koch kaj liaj subuloj-soldatoj. La kulisoj — patruja liberigo de «azianoj», la horizonto — ĉirkaŭajo de Lubana: lago en Latvio, lumigado — pafilaj fajretoj kaj sangomakuloj sur la neĝo, tempo — 1919 — 20 j.
Centra figuro de proceso — Koch — estas bone konata ankaŭ kiel aktiva «patrioto», kiu laŭokaze ne nur rajtas, sed eĉ devas fari ion eksterordinaran. Nun tiu-ĉi patrioto okupaŝ la seĝon por akuzitoj. Pro kio? Ho, nenio grava estas: li kelkfoje ordonis mortpafi jen po unu, jen po 2—3 transirantoj el Rusio kaj fine glorkronis sian kapon de rotkomandanto per ordono mortpafi . . . 1 virinon, 2 infanetojn kaj 3 virojn. Mortigitaj, laŭdece, estas ĉirkaŭrabitaj ĝis la pantalonoj, eble eĉ plu.
Sur la sama seĝo sidas ankaŭ la ordonplenumantoj — barbuloj-rusoj, vilaĝanoj el Latgala provinco, kiuj preskaŭ ĉiuj jam konfesis: jes, ili mortigis, unu ricevis botojn, aliaj po fingroringo, horloĝo ktp. Nur la mono kaj pli valoraj objektoj estis transdonataj al kapitano . . .
Imagu nur jenan scenon: trans miloj da terurajoj en Latvion rapidas gepatroj kun siaj infanetoj, en sia patrolando ili esperas rifuĝi de malsato kaj aliaj turmentoj. Ili jam feliĉe transiris la limon kaj elkore preĝas al stelumita ĉielo. Kaj, jen, subita ekkrio «halt’!» kaj post momento pafiloj sendas al ĉielo la preĝantojn mem: — Tiuloke — rakontas atestanto, — mi vidis teren ĵetitan infanan ŝtrumpeton, pecon de infana jaketo . . . la neĝo ĉirkaŭe estis sangomakulita . . . Post kelka tempo la hundoj aŭ vulpoj disfosis la teron kaj estis videblaj homaj ostoj . . . .
Ho, vi, burĝaj sinjorinoj, kiuj ploras dum teatro-prezentadoj, kiuj ĝemas, vidante malgrasan kataĉon — kial vi ne alvenis por aŭskulti kiel estis mortigataj virinoj kaj infanoj! Kie estas vi, bestprotektantoj!
Eble la atestantoj trograndigas la aferon, aŭ diras malveron. Sed, jen, la policisto, kiu esploris ĉi-okazojn, rakontas tute la samon.
— Ĉu en ĉirkaŭajo estis parolata pri mortigo kaj prirabado de ĉiuj transirantoj el Rusio? — demandas iun atestanton la advokato.
— Jes, pri tio oni parolis. Mian domon okupis soldatoj kaj ili rakontis . . .
— Ankaŭ la soldatoj parolis?
— Jes, ankaŭ ili! . . .
La akuzitaj soldatoj sidas, mallevinte okulojn, ili ne komprenas la latvan lingvon. Nur la kapitano, vivgaja ruĝvangulo, aspektas kuraĝa — li konscias sian altvaloran laboron pro bono de patrujo, ĉu ĝi ne estos laŭmerite taksita . . .
Oni forgesos la bravajn rotestrojn kaj iliajn heroajojn. Eble nur iam ies cerbo pentros la scenon: lago, solestaranta betuleto surborde, infana ŝtrumpeto kaj sanga makulo sur la neĝo . . .
El revuo de latvaj poŝtistoj «Vestnic» trad. S.
— página 8 —
— SAT-anoj laborantaj en granda tekspalig-tinktur- k. apretur-fabriko, dez. kor. kun samaj fakgrupoj aŭ tiaj laboristoj ĉiul. Inter ni ankaŭ troviĝas metiistoj: maŝinkonstruisto, tornisto, kuproforĝisto, hejtisto. Resp. garantiata. Adr.: Esperanto-fakgrupo en firmao F. A. Bernhardt, Zittau i. S.
— Lab. Esp. Grupo «Unueco» Somerau, dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l., L, PI, Esp-gaz. Ĉiam resp. Adr.: K-do Otto Michel, Sommerau n-o 30, b. Reibersdorf i. S.
— K-do Eugen Schon, Gieselstr. 1, III. Oppeln (Oberschlesien), dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l.
— K-do Alfred Fischer, Zwickau i. S., Kreiskrankenstift, Station I, (grave, akcidentita dum laboro). L, PK, k. ĉ. l.
— «Esperanto-Sekcio de Naturamikoj» dez. kor. pri naturbelecoj, lab. k. junulmov. socialistaj k. ĉ. l., krom Germanio k. Aŭstrio, L, PI, Adr.: Hermann Wotschke, Am Queckbrunnen 1, I, Dresden-A 1.
— Esp. Sekcio inter «La Naturamikoj» dez. koresp. k. ĉ. l. Adr.: Felix Hans, Hauptstr. 6, Glauchau-Rothenbach i. S.
— 15 gelernantoj dez. kor. k. ĉ. l. L, PK, PI. Skribu tre legeble! Adr.: K-do Karl Reichelt, Pirna-Neudorf n-o 36.
— K-do Arno Dahle, Chausseestr. 1, Holzweissig b. Bitterfeld, dez. kor. pri ĉ. temoj L, PK, PI, k. ĉ. l.
Litovio
— Juna esper.-instr. Edo Mediŝausko, Kietaviŝkis, Traku apskr., dez. kor. k. ĉ. l. gek-doj, L, PK, PI, PM, (ne laŭ katal.).
Sovet-Unio
— «Junaj gekomunistoj» dez. kor. pri lab. vivo k. ĉ. l. Adr.: Klub Elektro-Stancii, Obvodnij, ug. Bronnenskoj Leningrad.
— K-do P. Mitrofanov, Sovpartŝkola, Krivoj Rog, dez. koresp. kun laboristoj pri politika k. ekonomia vivoj, L, k. ĉ. l.
— «Junaj gekomunistoj» dez. kor. pri lab. vivo k. ĉ. l. Adr.: Klub, «Junij Komunar» fabr. Raboĉij Nerskaja Zastava Leningrad.
— «Laborista Politeknikumo» okazigos propagandan Esp.-vesperon kun ekspozicio de la esp. rondeto, kiu petas gek-dojn de ĉ. l. helpi en tio, sendante naciajn afiŝojn (oni traduku surskribojn), ilustr., gaz., PK, pentrajojn ktp. Reciproke ĉiu sendinto ricevos el Sovetlando ion interesan. Adr.: str. de Gercen 40, Leningrad.
— K-do Tretjakov, S., Jamki N. 37, Voronej, dez. interŝ. L, PK, PI, k. kor. pri div. temoj k. ĉ. l. Resp. garantiata.
— K-do N. Karasev, dez. koresp. pri ĉ. temoj, St. Aleksandrovskaja, Sev. Zap. j. d. (Leningradsk. gub.) Volhonskoje ŝosse n-o 85—1.
— K-do V. Svojlov, studento, dez. kor. pri ĉ. temoj. Resp. garantiata. Adr.: Ligovskaje 44, kv. 333, Leningrad.
— K-do A. G. Krestov, Sosnevskaja Manufakt., Ivanovo-Voznesensk, pri ĉ. temoj k. ĉ. l.
— K-dino Helene Ŝaŝkova, studentino, Pedteknikumo, Soveta, 4, Juja. (Iv.-Vosnesensk. gub.) k. ĉ. l.
— K-do M. G. Ŝibajev, Bolŝaja Dm. Manuf., k. 27, Iv.-Voznesensk, L, PK, k. ĉ. l.
— Lab. Grupo, Bonjaĉki, d. 1, Cvetkov, St. Viĉuga, Sev. j. d. Kineŝma u. (Iv.-Voznesensk. gub.) pri ĉ. temoj k. ĉ. l.
— Skribu al studentinoj! Adr.: «Esperanto«, Stepanova ul., Studdom, Ivanovo-Voznesensk.
— K-do Nikolo Graĉov, Sokovskaja, 11, Iv-Voznesensk, pri ĉ. temoj, L, PK, PI, k. ĉ. l.
— «Rondeto Esperantista» dez. koresp. k. ĉ. l. pri div. temoj. Stavropol, Kaŭkazo Mejsojuznij klub.
— «80 gelernantoj» (12—16 j.) dez. kor. kun lernantoj k. junaj pioniroj. Adr.: Ŝkola N 22, Rostov s./D. Krasnoarmejskaja N 1.
— «Esperantista rondeto» ĉe klubo de P. T. T. kor. pri ĉ. temoj L, PK, PI, k. ĉ. l. Adr.: Odessa, Strato de Ostrovidov 100 Klub P. T. T.
— K-do Jurio Kravĉenko, Oljginskaja 7, Stavropolo-Kaŭkazo, dez. kor. pri agrokulturo selekcio de kreskaĵoj k. a. temoj.
— 22 j. instruisto de germana kolonio H. Buhholz, Protopopovka Dolinskaja (Ekaterin. gub.), dez. koresp. L, k. ĉ. l.
— 32 j. instruisto G. Kuzmenko, Isplkom, Dolinskaja (Ekaterin. gub.), dez. koresp. nur kun samprofesianoj pri metodoj de instruado, profesia mov. k. a. temoj interesaj por instruistaro, L, k. ĉ. l.
— 22 j. teknikisto-konstruisto A. Plaĉinda, str. Gogola 6, Dolinskaja (Ekaterin. gub.), dez. koresp. pri temoj rilantantaj al lia profesio L, k. ĉ. l.
— Ŝakrondeto de laborista klubo «Profintern» dez. kor. k. ŝakludi kontraŭ iu eksterlanda laborista ŝakklubo. Adr.: Klubo «Profintern» Vaŝii. ostr. 9 lin. 50. Leningrad.
Parto de koresp.-anoncoj estas prokrasta, ĝis sekvanta n-ro pro manko da loko. Red.
[REKLAMO p.8] Esperanto-Kurso ĉe Fervojista Klubo «Kotlov» en Krjukov — apud Dnepro / deziras korespondi kun fervojistaj, sindikataj, jun-komunistaj organizajoj, jun-pioniraj grupoj ktp. pri lab. vivo, pri sindikata, partia, pionira movadoj. — Respondo garantiata! / Adreso: Esperanto-Kruĵok, Klub im. Kotlova, Kremenĉug — Krjukov — UKRAINIO.
Odessa distrikta oficejo
de lab. korespondantoj ĉe gazeto «Izvestija» koresp. kun gelaboristoj de ĉ. l. pri politikaj, ekonom. viv-laborkondiĉoj ktp.
Adr.: Redakcio de «Izvestija», Ugolok Rabkora, Puŝkinskaja 32, Odessa USSR.
ATENTU!
«Odessa Centra Klubo» de Profsindikato de Loka Transporto dez. koresp. pri profes. mov., laborkondiĉoj, lab. vivo ktp. kun transport-org., kluboj, uzin-komitatoj de ĉ. l. La profsindik. konsistas el ŝarĝistoj, ŝoforoj, ĉaristoj, aviatistoj, transport-oficistoj ktp. Adr.: Centra Klubo de Loka Transporto je nomo de k-do Judileviĉ, Avĉinikonski pereulok, 4, Odessa.
AL SAT-ANARO TUTMONDA!
En ruĝa urbo Leningrad dum 5. ĝis 10. Aŭg. okazos kongreso de SAT. Ĵus organizita gub.-fako de SEU invitas kaj petas veturontajn eksterlandajn gekamaradojn al la VI. kongreso viziti urbon Pskov.
Tie ĉi vi ekvidos laboristan, kluban, profesian k. a. vivon. Gelaboristoj montros al vi siajn fabrikojn, uzinojn, kaj vizitos urbajn muzeojn, oficialajn instituciojn. Per via vizito vi tre helpos nian aferon por disvastigi Esperanton inter gelaboristoj kaj kian utilon oni povas havi per ĝi. Ni SAT- kaj SEU-anoj esperas, ke vi vizitos nian urbon. Ni ĉiam estas pretaj al viaj servoj. Sciigu nin pri tago de via alveno.
Adr.: k-do Sorokin E., Pervomajskaja 11, Pskov, Sovet-Unio.
[REKLAMO p.8] KARAVANO DE LONDONO AL LENINGRADO — SAT-ano J. W. Sons, delegito de la Lab. Esperanto-Klubo Londono, kun la aprobo de la komitato de BLES (Brita Ligo de Esperantistaj Socialistoj) aranĝas karavanon al la VI. Kongreso de SAT Londono—Leningrado. Ĉiuj, kiuj deziras partopreni, skribu senprokraste al: MACCLESFIELD ST., LONDON W. 1 (Anglio)
[REKLAMO p.8] Ruslingvanoj! Atentu! BONA SAT-PROPAGANDILO! — Aperis broŝuro pri nia Internacia Laborista Korespondado kaj servoj de SAT: KIEL ORGANIZI LA INTERNACIAN KORESPONDADON DE L’ PROLETARO — Prezo (inkluz. afrankon) 9 kop. — Malpli ol 3 ekz. neliovereblaj[?] — Mendebla ĉe: «Laborista Solidareco» — Kremenĉug
[REKLAMO p.8] Eldona Fako Kooperativa de SAT — BALDAŬ APEROS — ETIKO — ĉ. 240 PAĜA — VERKO DE KROPOTKIN — SAT-INSIGNOJ — Prezo 0,80 mk. g. — Prezo 0,60 mk. g. — Rich. Lerchner, Leipzig O 27, Colmstr. 1

Kvinpinta stelo kun la surskribo SAT — la SAT-insigno, inter la du prezoj.
Kvinpinta stelo kun la surskribo SAT — la SAT-insigno, inter la du prezoj.
Presejo: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG
N.º 87, 27 de mayo de 1926
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
2-a Jaro, N-o 35 (87) — APERAS SEMAJNE — 27. Majo 1926

Kvinpinta stelo kun la literoj «S. A. T.» interne, inter la vortoj «APERAS» kaj «SEMAJNE».
Kvinpinta stelo kun la literoj «S. A. T.» interne, inter la vortoj «APERAS» kaj «SEMAJNE».
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
Sidejo de la Redakci-Komisiono: Colmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio) | Sidejo de Ekzekutiva Komisiono de SAT 23, rue Boyer, Paris XX | Administranto: R. LERCHNER Colmstrasse 1, Leipzig O 27
Amerikanismigo kaj Racionaligo
Laŭ parolado de k-do Rosenberg
Pri ĉi demando okupas sin ege la socialistaj parti- kaj sindikatestroj germanaj, depost kiam la delegitaro revenis el Usono. Ili entuziasme predikas la racionaligon por la germana ekonomio. La amerika ekonomio konfuzigis ilin. Tie ja estas paradizo; laboristo povas aĉeti aŭtomobilon por dimanĉe promenveturi, li havas kvaroble pli da salajro ol la germana kolego. Konsekvence la racionaligo devas esti transigota. Ĉu eble?
Ni devas observi ambaŭlandajn ekonomiajn kondiĉojn laŭ kvar demandoj: 1. Financafero; 2. la produktado; 3. la enlanda konsumo; 4. la eksterlanda konsumo. Usono: La milito igis, ke Usono iĝis la ĉefkreditoro de preskaŭ ĉiuj militintaj ŝtatoj, tiamaniere estis eble, ke en Usono nun estas pli ol la duono de la oro. Tio kaŭzis, ke kapitalo estas pruntebla por nur 3%. La industriistoj havas longjaran krediton kaj povas aranĝi siajn entreprenojn kiel eble plej modernaj. La tekniko per tio triumfas. Kompreneble, la produkto plimalmulte kostiĝas. La varoj estas produktataj amase; la profitego neimagebla. De tiu profitego ankaŭ la usona laboristaro ricevas ereton, sed ĝi sufiĉas, ke la enlanda konsumo estas kontentiga. Oni komprenos tion pli, se estas konata, ke la loĝantaro nombras 100 milionojn. Usono ankaŭ havas grandan eksterlandan komercon. La ŝuldantaj ŝtatoj eĉ estas devigataj aĉeti varojn de Usono. Do, la usona ekonomio kreskas ankaŭ je kostoj de aliaj landoj.
Aliflanke Germanio:
Antaŭ la milito la germana kapitalismo estis forta. En ĉiuj landoj ĝi havis entreprenojn, bankojn ktp. La milito aliigis tion. Per la inflacio la kapitalistoj pruvis bonigi la domaĝojn de la milito; ili profitegis, la salajroj preskaŭ nuliĝis, impostoj ne estis pagitaj, la varoj malmultekoste venditaj; sed la inflacio nur estis ŝajnflorado, venis la katastrofo por eviti revolucion. Per usona kapitalo oni sanigis la valuton. Sed ho ve, mankis tamen la kapitalo por funkciigi la troege ampleksigitan produktaparaton. La varoj plimultekostiĝis, devis esti pagataj impostoj, ne estis plu eble konkuri. La savo alvenis per la Dawes-pakto. Denova pruntego en Usono. Oni produktis, produktadis, senlaboreco preskaŭ ne ekzistis. Ankaŭ nur ŝajnflorado. Per la pruntitaj krudaĵoj oni produktis varojn, kiujn oni en la enlando vendis kiel nur eble multekoste, en eksterlandoj sub la mondprezoj. La komerca pasivo estis 3½—4 miliardojn da ormarkoj. Ĉar tia pruntado ne povis daŭri, estis ekigita la racionaligo. Oni agis laŭ la devizo: «Se vi amas la laboriston, malaltigu la salajron; pro loĝejmanko okupigu lin pli ol ok horojn en la ekspluatejo.» Do, parte oni maldungis la laboristojn, parte oni okupigas ilin laŭ plimallongigita labortempo (2—4 tagojn dum semajno, labortago 9 horojn ofte). La senlaboreco estu montrata laŭ jena statistiko: Dum Septembro antaŭjare 230 000 senlaboruloj, dum Oktobro 266 000, dum Novembro 364 000, dum Decembro 673 000, dum Januaro ĉi jare 1 498 000, dum Februaro 2 030 000, dum Marto 2 055 000; same pliiĝis la nombro de la mallongtemp-laboristoj. Po ĉiu 100 sindikate organizitaj laboristoj dum Januaro 1925 estis 5, dum Septembro 7, dum Oktobro 10, dum Novembro 15, dum Decembro 19 kaj dum Januaro 1926 estis 22. Sekvo estas, ke tia mizeregigita loĝantaro tute ne estas pova, ludi rolon en la enlanda konsumo. Kia estas la eksterlanda konsumebleco!
Al Germanio ankoraŭ ne estis ebla komerckontrakti sukcesige. Kun Francio kaj Belgio oni ne povas kontrakti, ĉar en tiuj landoj regas inflacioj. Kun Polio kaj Hispanio oni komercmilitas. Apud la amerika kaj japana konkuroj ne estas loko. La anglaj karboj estas plimalmultekostaj ol la germanaj. El Italio venas varoj, sed el Germanio tien eksporti ne estas eble. La ŝtatoj ŝirmas sin per altaj doganoj. Rusio nur aĉetas agrikulturajn varojn.
Nun oni verŝajne demandos sin, kiamaniere la germana kapitalistaro pensis racionaligi. Jen la respondo laŭ programo de la «Diskonto Banko»:
Unuigo de la produktejoj, plialtigo de la laborista laborkapablo, plilongigo de la labortempo laborista, plimalaltigo de salajro, forigo de la devigimpostigo, plialtigo de la luprezo, malpliigo de la socialaj asekuroj.
Ĉio ĉi montras al ni, ke racionaligo estas intencata je la kostoj de la proletoj. La kapitalismo ne plu kapablas regi, pro tio ĝi nun elpensas ĉiajn rimedojn por prokrasti sian pereon. Ni proletoj devas ekkoni tion kaj klopodi malhelpi tiun prokrastigon. Ni agu, racionaligo por ni mem. Per la profito konstruu novon por la bono de la tuthomaro. Ni ne plu kredu al tiuj, kiuj volas kredigi al ni la bonon de «Fordismo» dum kapitalisma sociordo.
Kun permeso de l’ parolinto verkis k-do Hermann Scherbaum, 1378.
— página 2 —
2 — SENNACIULO
Stato de senlaboreco germana
La laborokazo iomete pliboniĝis dum lastaj monatoj. Sed la ŝanĝo estas sen signifo, kiam oni konsideras, ke ĉi-sezone la kampmastrumado kaj la konstruentreprenoj pli bezonas laborfortojn. Do la krizo plue daŭras. Cetere, ĉu la krizo finiĝos iam, certe ne sen profunda (!!) ŝanĝo en mastrumadaj aferoj.
Senlaboruloj en Germanio 1926:
| 1. Januaro 1 485 931 | 15. Marto 2 017 461 |
| 1. Febr. 2 029 855 | viroj 1 702 000 |
| 1. Marto 2 056 807 | virinoj 315 000 |
| 1. Aprilo 1 942 000 | |
| viroj 1 624 000 | |
| virinoj 319 000 |
El «Metallarbeiter-Zeitung» tradukis G. Sch. 6191.
Fino de la Brita Striko
(London 15. Majo 1926)
Depost meznokto de 3. Majo ĝis tagmezo de 12. Majo la ĝenerala striko daŭris — 4½ milionoj da laboristoj tiel protestis kontraŭ la atakon de la karbbaronoj. La registaro kaptis la brodkastilaron, eldon isspecialan ĵurnalon, subaĉetis virojn esti «specialaj» policanoj, mobilizis la soldatojn kaj maristojn, arestis proksimume 500 homojn, protektis kaj riĉigis la malmultajn «blacklegs» (strikrompantojn). Senprepare kreskis laboristaj konsilantaroj por agado en ĉiu urbo, disvendis la strikbultenon, organizis la «piketojn», kaj eĉ kelkloke regis la provizon de nutraĵoj ktp. Klasdivido kaj batalo estis videbla pli ol iam antaŭe en la historio de la brita laboristaro.
Sed ricevinte nur promesojn kaj ne oficialajn leterojn pri plibonigo por la karbministoj, la estroj de la Sindikataro cedis sian batalilon. Kelkaj el ili pli bone subtenas la «konstitucion» kapitalistan de la laboristaro. Ili timis la disrompon kaj persekutadon de siaj sindikatoj kaj ne sufiĉe fidis la lojalecon de la strikantoj. Ili kredas, ke socio estas organismo, kiu kreskas per malrapida evoluo kaj ne per la klasbatalo. Plue ne sufiĉe edukiĝis kaj organiziĝis la laboristoj mem.
Sed spite de ĉio la brita laboristaro profitos el tiu ĉi akra leciono. Ĝi organizu kaj preparu sin pli efike. Klaskonscieco certe kreskis. Partveno aŭ malvenko komprenita kondukos al fina sukceso. (488)
Informo
Rezulto de la ĝenerala striko, la unua en la historio de Britio. Karbministoj: la sindikatoj daŭras traktadon kun la registaro, sed konsentiĝo ne efektiviĝis antaŭ lundo la 17a. Verŝajne la ministoj devos suferi procentan salajrmalpliigon dum difinota nombro da semajnoj. La registaro plue subvencios ĝis £ 3 000 000. La sindikatoj havas konstantan voĉon en administrado de la minejoj. Fervojistoj: Ne ĉiuj estos redungataj laŭ traktaĵo subskribita hieraŭ de la sindikataj gvidantoj. Faŝismo plifortiĝas.
Letero al Britia SAT-anaro
Karaj kamaradoj!
Ĵus alflugis al ni la telegrafa sciigo pri tio, ke la britia laboristaro decidis ne subiĝi al la jugo de l’ patrolandaj kapitalistoj kaj komencis la strikon ĝeneralan: «4½ milionoj ekstrikis responde je la deziro de l’ kapitalistoj malplibonigi la vivsituacion de l’ britia ministaro!«
Kamaradoj! Permesu al ni komuniki, ke tiujn novaĵojn entuziasme akceptis la proletaro de Sovetio, de la landego, kiu okupas sesonon de la terglobo. Tra la Unio rulas ondo de simpatiaj manifestacioj kaj mitingoj, la gazetaro estas plena de simpatiaj artikoloj. Milionoj da sovetiaj fratoj aplaŭdas la heroan sintenon de l’ britia laborularo! Ili konvinkiĝas pri tio, ke la afero de l’ britia ministaro ne malvenkos, ja tion garantias la batalemo de l’ klaskonsciaj ministoj kaj de iliaj ĉiufakaj laborfratoj. Tion garantias la en tuziasmoplenaj simpatio kaj solidara preteco perage subteni — flanke de l’ tutmonda klaskonscia proletaro.
Ne teruraj estu por vi la mizerulaj penoj de l’ registaro, fi-kapitalistoj, strikrompaj kaj faŝistaj organizaĵoj, vi enkatenigi, ili ne estas timigaj, se vin unuigas forta komuna solidareca aspiro al la venko.
La sovetia proletaro atenteme rigardsekvas vian bravan bataladon; ĝi estas certa pri via senduba glora triumfo, kaj ankaŭ certa pri tio, ke vi ne haltos je la duona vojo. Vi kapablos per insista agado «malnovan mondon detrui ĝis fundamento» kaj ekkonstrui en Britio mondon novan, regatan per la laborista mano: mondon sen ekonomiaj krizoj kaj sen kapitalistoj!…
Kamaradoj, kuraĝe al venko!
Vivu la britia klaskonscia venkonta proletaro!
Vivu la solidareco de l’ tutmonda laboristaro!
La Laborista Societo de Esperanto-Amikoj «Laborista Solidareco»
Komisiite: E. Izgur, L. Freidberg, J. Avrunin, Ŝ. Goldfeder, V. Kolĉinski.
Kremenĉug, Ukrainio, 5. Majo 1926.
Parlamentelektoj en Litovio
La 8. kaj 9. Majon okazis en Litovio parlamentelektoj. Ĝis nun en litova parlamento klerikala burĝaro havis la plimulton. Tio estis nur dank’ al malklereco, fanatikeco kaj senklaskonscieco de la popolo. Sed la sesjara regado de tiu-ĉi registaro malfermis multajn okulojn kaj nun antaŭvidiĝas gravaj ŝanĝoj en la parlamento. Sana atmosfero sentiĝas en la tuta lando. Centoj da dungitaj burĝaj agitantoj, kiuj inundis ĉiujn litovajn angul etojn, estas plej multe forpelataj de la indignanta popolo. Eĉ la ministrojn trafas la sama sorto. Ili ne povas senkulpiĝi kontraŭ laboristaj demandoj kaj devas honte forkuri el salono sub fajfado de publiko. La flavaj profunioj, kiuj estis plejofte devige kaj sub minacoj fonditaj de klerikala Darbo Federacija (Fed. de laboro) ekribelas kontraŭ siaj gvidantoj kaj laloke transformiĝas en socialdemokratajn profuniojn. Tial la klerikala burĝaro ne esperas plu gajni la voĉojn de popolo sub siaj propraj nomoj kaj starigas novajn kandidatgrupojn sub diversaj allogaj surskriboj, kiel: senteruloj, etmastroj, novmastroj, konsciaj laboristoj, domposedantoj, servistoj, servistinoj ktp. En iuj distriktoj estas starigitaj ĝis pli ol 30 da kandidatgrupoj, kiam fakte ekzistas nur du homgrupoj: subpremantoj kaj subprematoj. Menciitaj lupoj sub ŝafa felo eldonis eĉ provokistan «revolucian» gazeton «Vorto de Helpo», kiun ili dissendadis al multaj laboristoj kaj en kiuj ili agitas kontraŭ laborista unueco kaj profunia unueco. Ĝis nun la polico kaj administracio estas je dispono de burĝoj, kaj tiu-ĉi rimedo estas ilia sola armilo. Konfiskado de gazetoj kaj alvokoj, fermado de laborist-kunvenoj, spionado kaj arestado fariĝis ĉiutaga okazantaĵo.
Precipe suferas la komunistemaj kamaradoj, kiuj ne povas agi oficiale (kom. movado estas malpermesata en Litovio, pro sola aparteno al komunista organizaĵo oni punas per 6 jaroj de punlaboro malliberejo). En distrikto de Kaŭnas ili starigis du kandidat-grupojn; sed por starigi kandidat-grupon oni devas kolekti 50 subskribojn. Kaj jen la politika polico kaj diversaj spionoj vizitadis la subskribintajn laboristojn kaj per minacoj malliberigi kaj turmentadi devigis ilin repreni siajn subskribojn. Tiel senhonte estis nuligitaj ĉi-du laboristaj kandidat-grupoj.
Bedaŭrinde, ankaŭ inter laboristaj organizaĵoj forestas solidareco. Inter ili montriĝas 2 tendencoj: socialdemokrata kaj komunistema — kaj ili ĉiam malpacas. Pli multnombraj socialdemokratoj ne volas toleri iujn ajn aliajn laboristpartiojn; ĉiujn ĝi nomas politikaj spekulantoj. Kion fari? Diferencoj ĉiam montriĝas; sed almenaŭ dum parlamentelektoj oni devus esti pli toleremaj reciproke, oni devus blokiĝi, fari komunan fronton kontraŭ burĝaro. Komunistemaj kamaradoj tion ankaŭ proponas, sed la soc.-dem. gvidantoj preferas rilati kun liberaluloj, ol kun la maldekstruloj. Laboristoj kaj iliaj gvidantoj, memoru! — nur per unueco ni povas venki!
Ĝis nun la etburĝa, liberala partio de kamparan-popolanoj estis pli multnombra en la opozicio. Verŝajne, ili venkos dum nuntempaj balotadoj. Sed ĉu laboristoj multe gajnos el tio? Mi tre dubas. Cetere, la estonto montros tion. Sed malgraŭ ĉio ni ne forlasu klasbatalan grundon. For la liberalismon! Vivu laborista unueco!
Unuiĝemulo
MORGAŬ NI EKSPEDOS LA JARLIBRON
— página 3 —
SENNACIULO — 3
Ankoraŭ ion pri la nobelaj triponoj
En Hungario antaŭ nelonge aperis la nova impostprojekto por la jaroj 1926/27, el kiu ni sufiĉe klare vidas, kiel la fiblanka registaro uzas la enspezatajn miliardojn. Ili kun siaj ĉefgvidantoj Horthy kaj Bethlen jam depost sep jaroj ekzercadas sian laboristbuĉistan metion. Pri ili jam multe aŭdis la tutmonda proletaro, precipe pri antaŭ nelonge senvualigita mondskandala monfalsigado.
Depost la renverso de la proletara diktatoreco ega mizero regas inter la laboristaro. Pro senlaboreco kaj malsato la nombro de la memmortigantoj je tago al tago kreskas; miloj de laboristoj elmigras Brazilion, Francion, Turkion foriasinte edzinon, infanojn, kiuj poste — plejofte — trovas sin en sama aŭ en plikruela cirkonstanco. Multe da veraj klasbatalantoj suferas en la fiblankaj karceroj depost longaj jaroj la plejkruelajn turmentadojn; dume la fimortigistoj diboĉadas, monon falsigadas kaj zorgadas pri siaj banditoj, ke ili ĉiam fartu bone. Estas notinde, ke nuntempe en Budapeŝto vivas pli ol 3000 rusaj blankarmeanoj, kies ĉefo estas Melama Vladimir la estinta ĉambelano de la iama cara familio, kiu diris pri la stato de la rusaj blankarmeanoj, informinte burĝan ĵurnaliston: «ĝoje mi povas informi vin, ke malgraŭ ĉi tie regas granda senlaboreco neniu el la rusaj rifuĝintoj estas sen akiraĵo».
Nun ni vidu, kien ili ĵetadas la monon, kiu perforte estas forrabata de la laboruloj, ĉar laŭ tiuj laboristsenhaŭtigistoj ne estas permesate troŝarĝi kun impostoj la grandkapitalon.
Nature la plej unua el tiuj rabistoj, kiuj postulas siajn partojn el la sanga kaj ŝvitodora mono estas la ĉefbuĉisto Horthy kies honorprezo pojare sumiĝas 1 miliardon kaj 160 milionojn da hungaraj paperkronoj (1 dolaro = 71 000 paperkronoj) — potage 3 001 000 kr. — Grafo Bethlen la alia mortigisto kiel ministra prezidanto ricevas pojare 370 milionojn — potage pli ol 1 milionon. La prezidanto de la kortegmastra oficejo Karlo Wolf ricevas pojare 160 milionojn. Tiu ĉi fiulo estas la gvidanto de la hungara rasdefendantoj (aliel: vekiĝantoj = ébredöh), kiuj laŭ ordono de Horthy en la jaro 1920 bestmaniere mortigis kaj poste en la Danubon ĵetis la redaktoron de la laborista presorgano k-don Samogzi kaj lian kunlaboranton k-don Baĉo.
La tielnomita nacia kunveno (parlamentaro) kostas al la laboristaro 50 miliardojn kaj 311 400 000 kr., parlamenta delegito ricevas 114 140 000 kr. kiel salajron.
La plej abomena estas tio, kiom ili elspezas por la tielnomita «presorganaj celoj» kaj por «disponsumo», kiuj sumas 17 miliardojn kaj 350 milionojn. Por kio servas ĉi-sumo?
Estas rimarkinde, ke Horthy kaj Bethlen, tiel en Hungario, kiel en eksterlando, subtenas per grandaj sumoj burĝajn kaj faŝist-tendencajn ĵurnalojn, por ke ili komuniku ĉiam bonan kaj belan pri iliaj fiagadoj. En Hungario la ĵurnalo de la rasdefendantoj ricevas la subtenadon el la regna kaso; aliel ĝi bankrotus, ĉar neniu aĉetas ĝin. Tiel ili senpage dissendadas ĝin, precipe en la vilaĝojn.
Sed alvenos la tago, kiam la proletaro kvitiĝos kun ili. Ribelulo.
Lastaj novaĵoj el Hispanio
Eklezio kaj militarismo, ekzilis profesoron al Ĉafarinas (insuloj de Nord-Afriko) kaj enkarcerigis multajn studentojn.
Okaze de la oficdonado de katedro de «greka lingvo», antaŭe okupita de ekzilito Miĥaelo Unamuno (Rektoro de Salamanka universitato), estiĝis diversaj okazintaĵoj iomete notindaj. Jam de du jaroj k-do Unamuno estis ekzilata ĉe insuloj Kanarias el kie li forveturis Francion. La registaro intencis tiam anstataŭi lin post antaŭa eksigo. Sed vane, de tiam ne estis eble provizi la postenon de Unamuno, ĉiam estis sen sukceso, ĉar neniu prezentiĝis en la konkuradoj. Nun la registaro, finfine ofic donis la postenon al pastraĉo kiu, laŭ la regantoj, estas «persono kun eksterordinaraj meritoj». La tribunalaĉo, kiu juĝis cititan klerikalulon fikuraĝan aprobis lin, sed tamen estis profesoro nomata Alimany, kiu pro indeco voĉdonis kontraŭ tiu senskrupululo. Citaĵo kaj aldone la inaŭguro de monumento, je la madridaj parkoj, al Santiago Ramon y Cajal estas la fonto de okazintaĵoj tuj klarigota (k-do saĝulo Ramon y Cajal akrege skribis kontraŭ tiuj registaraj provokaj instigoj, kiuj nur agas por altiri simpatiojn, pro fipolitikaĵoj kondamnendaj, ke li volas aŭdi kaj scii nenion pri agoj de nunaj regantoj).
Jen la bone studitan oficialan noton de direktoro milita:
«Pro motivo de oficdonado de la katedro de greka lingvo, kiu estis vaka ĉe la salamanka universitato, kelkaj studentoj kaj aliuloj, kiuj ne estas tiaj, ekscititaj la unuaj pro vortoj malprudentaj kaj ne adekvataj de sinjoro Giménez Azúa, eldiritaj en lia katedro, iniciatis tumultajn protestojn, kiuj ebligis arestigojn, daŭrontaj dekkvin tagojn.»
Pri menciita profesoro, kiu en Hispanio kaj for de Hispanio, cenzuradas la agadon de l’ registaro kaj faradas kalumnian laboron je l’ azilo de sia katedro, estas eksigata de la ofico kaj honorario ekzilata al Ĉafarinas dum la tempo, dum kiu cirkonstancoj tion konsilos. Registaro ne bezonas pravigi tiujn agojn, kiujn publika opinio delonge postulis kiel justa sankcio, kaj necesa al agita stato, kiu de inaŭgurado de monumento al Cajal penas instigon de la pseŭdaj intelektuloj, kiuj erare sin kredas en posedo de privilegio malsama al tiu de la aliaj civitanoj.
Klare parolas tiu noto. Kun la antaŭaj klarigoj estos ĉio komprenata.
Nun okazas en Barcelona la juĝado kontraŭ kelkaj separatistoj katalunaj, kio, laŭŝajne, estas en cirkonstancoj apartaj. Ĉio estas tre fuŝa, mizeraj celoj intervidiĝas flanke de estruloj regantaj. Sendube disvolviĝas en specialaj kaj militaj manieroj, ĉar akuzitoj, laŭ la polico, intencis eksplodigi elektre eksplodaĵon sub tunelo fervoja por mortigi la gereĝojn, idojn, Primo de Rivera-n kaj Martinez Anido-n, ne kalkulante la sennombrajn hundojn akompanantajn iliajn mastrojn, kiuj ĝenerale ĉiam estas ĉirkaŭitaj pro tiraneco. Tio okazis la 31. Majo pasintjare, tago kiam estis enkarcerigitaj la kulpigitoj. Se estus sukcesinta la atenco sendube nun, malaperinte tiranojn, Hispanio troviĝus en tute aliaj cirkonstancoj. La fisko postulas mortpunojn kaj dumvivajn enkarcerigojn. Tamen estas fortega sento naciema en Katalunio kio malhelpos al registaro efektivigi la fiskan postulon, se okazus la kontraŭo mi ne povas pensi kio okazos…
En Maroko nun oni «negocas la pacon kun la rifanoj». La registaro hispana sin montras tre fiera; sed verdire nur pro la franca apogo aŭ kunhelpo. Certe, se ne estus ĉi-cirkonstanco, ĝi ne tiel kaj tiom parolus. Tamen la ĝenerala opinio en Hispanio pri la maroka afero estas, ke ĝi daŭros dum hispanaj intervenos tie.
Sekretaj radiostacioj instalataj ie ajn en Madrido kaj Barcelona, multajn noktojn funkcias, informante la radioaŭskultantojn pri kondiĉoj personaj de registaranoj ĉefe la generalo P. de Rivera, M. Anido… kaj pri sekretaj ĝeneralaj aferoj ekzekutitaj flanke de la registaro. Kelkaj sekretaĵoj estas disaŭdigataj pri konkurado inter la tera armeo kaj mara: intrigoj nobelaj kaj ekleziulaj. Ne necesas diri, ke polico serĉas, sed sensukcese. Estus dezirinde, ke ĉie ekzistu tiuj disaŭdigiloj.
La unua de Majo en Hispanio tre malgaje pasas pro komplikaj cirkonstancoj de ĉiuj iomete, almenaŭ konataj.
Nenie en Hispanio oni permesis demonstraciojn. Nur estis permesata festi, sed sen salajro. En Barcelona 25% da laborantoj festis. Socialista konferenco okazis, sed ĉio en granda indiferenteco. Kontribuis al la citaĵo ankaŭ la malbona vetero. Ĉe Madrido socialistoj sukcesis strikigi grandnombre laboristaron; sed nur festi, ĉar estis tute neeble ia ajn elmontrado laborista; promeni kaj eliri de la urbo… La unua de majo en ĉi lando ne estas forte sentata, ĝenerala laboristaro estas indiferenta pri ĝi, bedaŭrinde. Ĉio restas kiel antaŭe!…
Kiom mi povos raporti proksiman unuamajan feston? Ĉu pli bonajn novaĵojn? Mi ne kuraĝas diri pli malbonajn…
Labkor.
— página 4 —
4 — SENNACIULO
«Nacia» parlamento pri sociala politiko
Kiam du hodiaŭ regantaj partioj — radikaloj kaj Radiĉanoj — interkonsentis kaj fondis fundamenton de tiu ĉi registaro, en esplorita programo nenie ekzistas eĉ ombreto de sociala politiko. De unua momento estas klare, ke ĝi por regantaj partioj ne ekzistas. Kaj kial «Nacia» parlamento lastajn tagojn tamen okupas sin pri soc. politiko, tio devenas el necesceso, ĉar ĝin trapasis budĝeto de ministraro por soc. politiko kaj ĉar okaze al tio s-ro ministro estis devigita ion diri pri budĝeto de sia fako kaj pri soc. politiko.
Unua rekono, kiun donis s-ro ministro estis: ke budĝeto por sociala politiko estas okfoje pli malgranda ol ĝi devus esti, por ke ĝi almenaŭ tiel povu respondi al bezonoj kaj al leĝaj obligacioj. Tio signifas alivorte: ke nia soc. politiko okfoje estas reduktita, aŭ, en cifero, plimalaltigita ĝis oka parto de tioma laboro kiun ĝi devas plenumi.
Se almenaŭ eĉ tiel estus! Sed tio ne estas. Multajn taskojn en leĝaro pri defendado de laboristoj oni povus realigi eĉ sen unu dinaro en budĝeto; sufiĉus nur bona volo de ŝtato kaj decido por akcepti tion kion organoj de klasbatalo, laboristaj sindikatoj, en liberaj kunpuŝoj kun kapitalistoj akiras. Ekz. laboristajn legitimaciojn, rekonadon de lab. reprezentantoj ktp. Sed anstataŭ tion, kaj dum ministro de soc. politiko dormetas, organoj de ministraro por internaj aferoj je ĉiu paŝo persekutas nian laboristan movadon sindikatan kaj ĝiajn reprezentantojn, tiujn ĉi unikajn verajn kaj liberajn organizaĵojn kaj pionirojn de sociala politiko ĝenerale.
Ŝtato tiamaniere forprenante rimedojn el budĝeto de ministraro por soc. politiko kaj transmetante ilin en budĝeton de ministraro por internaj aferoj ne nur ke ĝi ne laboras por soc. politiko, sed male agas rekte kontraŭ ĝi.
Tia estas spirito de l’ tempo, karakterizita per situacio, ke en «nacia» parlamento sidas ne unu laborista reprezentanto kaj tial ĉiu voĉo kaj postulo de frenezi ĝinta granda kaj eta burĝaro ekehas kiel plej dikaj metalfadenoj de grandega harfo. Ne estas mireginde, kial s-ro ministro por soc. politiko antaŭ tiu ĉi parlamento estis devigata ludi rolon, kiu ne estas facila kaj agrabla. Por elmotiviĝo li devis diri tiamaniere:
«Jen porpacaj traktadoj multspecaj internaciaj konvencioj kaj soci-ekonomia parto de konstituci-leĝo, kiuj alvokas intereson al tiuj ĉi socialaj demandoj kaj bezonoj.»
Sed por ke li ankaŭ post tiu ĉi elmotiviĝado kaŝu aŭ malakrigu ĉiujn murmuregojn de ekkolerigitaj reprezentantoj de burĝaro kontraŭ «finovaĵoj», li opiniis esti devigata ankaŭ deklari: ke ne li, kiel ĉefo de tiu ĉi ministraro opinias ministraron por sociala politiko tiom grava, ke ĝi kiel aparta devus ekzisti, male ke oni ĝin povas almeti kiel branĉon en unu alian ministraron.
Post sukcese enterigita plenumado de defendado por laboristoj, je tagordo de kapitalista publiko dum diskutado pri soc. politiko okazis akra disputado — scenigita de serbaj labordonantoj — kontraŭ laborista asekurado. Al ĉiutaga insistado tra diversaj deputacioj burĝaj kaj klasaj reprezentacioj, s-ro ministro por soc. politiko diris en «nacia» parlamento dum porbudĝeta diskutado:
«Mi deziras laboristan asekuradon kiel senescepte utilan kaj bezonatan institucion por laboranta popolo kaj en nia lando oni surmetu ĝin sur sanaj piedoj, ordonu unu komisionon, kies tasko estas ekzameni laboron de Malsanula Kaso… kaj tiam mi apenaŭ ekkuraĝiĝos fari al reĝa registaro bezonendajn proponojn por specialaj reformoj»…
Post plena nelaboro sur ĉiuj kampoj ministro por soc. politiko per ruzaj kaj malsinceraj esprimoj intencas ne «surmeti laboristan asekuradon sur sanaj piedoj» sed ĝin submeti al la sorto de laborista defendad-leĝo.
Unika rimedo kontraŭ tio ĉi estas: plua fortigado de klasaj organizaĵoj pro batalo por soc. politiko realigante kolektivajn intertraktadojn en fabrikoj kaj uzinoj.
Laŭ «Privatni namještenik» Zgb.
Jug. SAT-Kor.
Mortigistoj
Tiuj mortigistoj estas la direktoroj de la japana socio «Japan Deep Sea Salvage Office». Ili uzis subakvistojn speciale ekzercatajn kaj provizitajn per specialaj respirigiloj, por la savado de 100 000 sterlingaj funtoj, en ormoneroj, dronigitaj dum milito je profundeco de 60 metroj. En tiu teruran profundecon: 60 metroj, ili sendis nudajn homojn, kun simplaj kaskoj ĉirkaŭ la kapo! Ke la subakvistoj sukcesis ŝnurfiksi la kestojn, tio montras kiaj mirindaj homoj ili estis! Tamen la homa rezisto havas limojn. La laboro finita, la malfeliĉuloj, aŭ mortis, aŭ danĝere malsaniĝis.
Jen fakto, inter miloj aliaj, kiu bone montras la veran vizaĝon de kapitalismo. Kiam herooj mortas por sciencaj progresoj, por bono de ĉiuj homoj, ni scias, ke tio estas la deviga kosto de homara evoluado. Sed, kion signifas savado de ormoneroj? Nur eblecon por kelkaj, iomete pli ankoraŭ, detrui laboron de aliaj, per uzo de tiuj ne akiritaj riĉaĵoj.
Tiuj malfeliĉaj subakvistoj estis mirindaj homoj, kiuj ĝis eksterordinara limo sukcesis pligrandigi homan kapablecon. En la homaro, ili estis grandvaloraj unuoj, sed la kapitalistoj, kiuj profitis la savitajn sterlingajn funtojn, estis nenio, homaĉoj inter multaj aliaj. Tamen por malmulte pligrandigi iliajn ĝuojn, la unuaj mortis! Kun scienca procedo, la savado estus pli multekosta. Mortigante homojn, la direktoro de la japana socio, sukcesis gajni kelkajn funtojn pli. Ĉu oni intencas aresti lin? Mi legas tiun aferon en franca ĵurnalo, kiel oni raportas pri ĝi kiel pri natura okazintaĵo. Oni nur admiras la simplecon de la uzataj procedoj! Ŝig.
Kian salajron ricevas leningradaj oficistoj
Plej grandan salajron pagas akciaj socie toj kaj aliaj komercaj kontoroj: 153 rublojn monate.
Duan lokon okupas privataj bankoj, kreditasocioj ktp. Iliaj oficistoj ricevas meze 137 rublojn monate.
Salajron de 103—99 rubloj havas oficistoj en regnaj financaj-kreditaj oficejoj, en regnaj komercentreprenoj, en kooperativaj kreditinstitutoj kaj en administro-ekonomiaj oficejoj.
Iom malpli perlaboras oficistoj en privataj komercentreprenoj (89 rublojn) en kooperativaj asocioj (86 rub.), en administraj oficejoj je centra buĝeto (81 rub.) kaj ĉe sociaj organizaĵoj.
Plej malmulte ricevas oficistoj en administraj oficejoj, kiuj ricevas rimedojn el loka buĝeto (62 rub. monate).
Por komparo servu prezoj de kelkaj produktoj: 1 kg da blanka pano 30 kop., 1 kg da nigra pano 11 kop., 1 kg da viando 85 kop., deko da ovoj 45 kop., 1 kg da butero 1 rubl. 75 kop., tagmanĝo (supo kaj 1 manĝaĵo) 35 kop., viraj ŝuoj 10—18 rubl., vira palto 40—60 rubl., trambileto 7 kop. (unu distanco, 2 ĝis 3 km.).
H. Frank, Leningrad
Burĝa «sennaciismo»
Laŭ sciigo de burĝa gazetaro: «en Usono antaŭnelonge estis fondita societo por mondkonscienco (World Conscience Society) kun tre solida kapitalo, celanta konstruon de internacia mondurbo «Metropolis», kiu estus centro de l’ tuthomara kulturo. La societo rajtigis arkitekton F. U. Ficpatrikon, trovi lokon por estonta urbego ie «ĉe la meza maro». Mussolini jam sciigis al societo, ke itala registaro pretas doni necesan teritorion kondiĉe, ke italaj arkitektoj ankaŭ kunlaboros ĉe la konstruado. La societo danke akceptis la proponon». Malgraŭ ke komentarioj ne necesas, ni tamen atentu la vojon de kapitalistaj pacifistaĉoj. Kompreneble temas pri centrejo por putranta burĝa kulturo, aŭ pli vere pri nova internacia banloko kun apartaj ludoj ktp. sub «sennacieca» egido de Senna—zulo. Ankaŭ ja la reklamo kaj elpoŝigo de mono de proletoj por tiu nobla celo certe ne malsatigos la honorajn organizantojn-direktorojn de ĉi-blufentrepreno.
Neniun kolektejon por burĝa kulturo ni bezonas, neniajn sur proletsango konstruotajn metropolojn!
La ĝusta tuthomara kulturo nur disvolviĝos kun la venko de la proletara mondrevolucio. Kaj tiam ĉiu urbo fariĝas metropolo kaj oni ne bezonas serĉi lokon por ĝi en ia faŝistio. Homo.
— página 5 —
RADIO
(Pro nesufiĉa materialo aperas nur tiuj sciigoj. Red.)
La 5. Majo la sekcio Dresden de la Laborista Radio-Unuiĝo de Germanio okazigis ĝian unujaran datrevenon de la fondigo. Post tre interesa parolado: «Kial Laborista Radio-klubo?» ekestis vigla diskuto, kaj la diskutintoj esprimis, ke ni ne nur estas «Klubo de Amatoroj», sed ke ni sincere laboras, kaj obstine laboros, ke nia influo je la sendilo fariĝu kiel eble plej granda. La unuan sukceson ni havas jenan. La 1. Majo ni mem kompostis la programon de la mezgermanaj du sendstacioj. Se tio ankaŭ tute ne kontentigis nin, ĝi do estas sukceso, kaj la burĝuloj treege protestiĝ kontraŭ tio. Gek-doj, tiu ilo estas momente la plej danĝera, inter ĉiuj interligiloj de la burĝularo. Kontraŭagu fortege, fondu ĉiuloke laboristajn Radio-klubojn. Mefisto
Per Radio-studejo de MGSPS oni disaŭdigas por la tuta SSSR
La sukcesaj eksperimentoj de Radiostacio de MGSPS por translacio al moskva regiono de eksterlandaj Radio-koncertoj donis ekpuŝon al la ideo translacii tiujn ĉi koncertojn ne nur por moskva regiono, sed ankaŭ por tuta SSSR. Por tiu ĉi celo Radio-Oficejo de MGSPS per Radiostacio je la nomo de Komintern organizis tre sukcesajn eksperimentojn, kiuj donis plensukcesajn rezultojn kaj elvokis grandegan intereson de Radio-aŭskultantoj. Jam estas ricevitaj informoj pri bona aŭdebleco el tiaj malproksimaj regionoj de SSSR, kiel Siberio (Tomsk, Tjumenj), Kaŭkazo (Baku, Pjatigorsk), Ural (Sverdlovsk) kaj multaj aliaj, kiuj certigas pri ekstreme bona klareco kaj aŭdebleco de transsendoj.
Dezirante utiligi tiujn ĉi eksperimentojn Narkompoĉtel (Popola Komisariejo de Poŝtoj kaj Telegrafoj) decidis la supre nomitajn transsend-eksperimentojn daŭrigi kaj por tiu celo la Radio-stacio je la nomo de Komintern (ondlongo 1450 metrojn) estos en la dispono de MGSPS regule dum mardoj kaj vendredoj de la 10. ĝis 12. horo nokte. Oni intencas per tiu ĉi Radio-stacio ne nur transdoni moskvajn programojn, sed ankaŭ tiujn de eksterlandaj Radiostacioj.
La opinioj de la legantaro pri Sennaciulo
La lingva kaj aliaj mizeroj
Kievo, 24. Februaro 1926.
Artikolo «Ekonomia mizero» («Senn.» n-o 71) memorigis al mi konstantan jam de kelka tempo mizeron lingvan de nia gazeto. Eble ĝi okazas, ĉar eraroj kaj malbona stilo ĝenerale estas pli frapanta fenomeno, ol korekta stilo, kiu fluas nerimarkite, sed ŝajnas al mi, ke en nia gazeto abundas malbonstilaj kaj eĉ analfabetaj artikoloj. Kvazaŭ la redakta komisiono opinias sia devo nur kombini ricevatan materialon sen tuŝi ĝian formon. Se ĝi estas principo, do oni devas ĝin kontraŭbatali. Malbona lingvo fortimigas legantojn, akcelante la ekonomian mizeron, difektas la stilon de l’ restintaj legantoj, malhelpante al ili perfektiĝi en la lingvo dum legado. Fine, ĝi donas al niaj malamikoj kvazaŭ-pruvon, ke la klaskonsciaj laboristoj havas privilegion por analfabeteco kaj «sovaĝeco». Do, nia gazeto estu bonstila. Sed, se ĝi ne estas principo kaj la redakta komisiono, konsistanta el fidindaj reprezentantoj de diversaj tendencoj, ne trovas inter si sufiĉe lingvospertan kamaradon por korektado de l’ manuskriptoj, ĝi tion konfesu malkaŝe kaj kromelektu konforman fakulon. Tion postulas interesoj de nia organo.
Nun pri «La Lernanto». Tiu «suplementa folio» aperis suplemente nur en kvinfoje kaj poste definitive eksidis sur la dorson de «Sennaciulo», okupante ĝian lastan paĝon. Fine, lasta ĝia ekzemplero jam enkojniĝis la vivkarnon de l’ gazeto mem («Senn.» n-o 72), okupante du paĝojn. Neceseco de simila «malsuplementa» (ne aldonata, sed forprenata) folio ĝenerale estas diskutinda. Sed la enhavo ankaŭ malmulte pravigas ties ekziston. Ĝia lingvo impresas, kvazaŭ lernantoj mem ne gvidataj de l’ instruisto kunlaboras en sia folio. Kelkaj eĉ tiom ekkuraĝis, ke ili kombinis el «ĉenstoĥovaj» (sufiksaj) rimoj iajn versaĵaĉojn. Fine, la redakt-komisiono ne povis plu toleri kaj enpresis avizon, atentigantan al la «verkantoj» pri neceseco de komprenebla stilo, kaj lastan numeron de «La Lernanto» kombinis el pli bona lingva materialo. Sed, ho ve, la sorto ironie nin mokis kaj anstataŭigis la malbonan stilon per malbona enhavo. «La Esperantisto» — artikolo, traktanta pri «interna ideo», proponas al niaj lernantoj — anstataŭ klasbatalo — kvietismon. Ne vane ĝi estas ĉerpitaĵo el la gazeto, aperanta en Cankovio: nur tie povas esti kulturata simila porsklava ideologio. Ankaŭ tian «bonan stilon» ni ne bezonas.
Do, mi konkludas: similaj «suplementaj folioj» estas superfluaj; lingvan sperton niaj komencantoj povas akiri legante bonstile redaktatan gazeton mem.
Kion opinias la kamaradaro?
Teodoro Fedotov (728).
Goetzendorf apud Leitha, la 20. Aprilo 1926.
Kara redakcio!
Akceptu, mi petas, koran dankon por via afabla provsendaĵo kaj krom tio — sed ne laste — mian plej sinceran gratulon je viaj «Sennaciulo» kaj «Revuo», kiuj ambaŭ jurnaloj ja en si mem entenas la sukceson.
Semajna Esperanto-gazeto proletara! Ne nur sukceso, sed kia perspektivo! — Apude mi konfesas mian surprizon pri la abundeco de l’ enhavo en la semajna jurnalo kaj pri la — laŭ mia modesta opinio — en multaj rilatoj ekzemplo donanta «Revuo».
Frw. Nather
P. S. Volonte mi estus preta, iel kunlabori je via vere grava verko, sciigu min, ĉu vi tion konsentus kaj, se jes, kiajn specialajn dezirojn de la redakcio mi devus sekvi.
Stockholm, 22. Aprilo 1926.
. . . Komprenebla mi prenis la novaĵojn el eksterlandaj Esp.-gazetoj, ĉiam notante la fonton.
Lastsemajne mi faris tradukon el «Senn.» n-o 28, pri «La I. Internacio kaj mondlingvo». Mi sendas hodiaŭ al vi du ekz. de la gazeto.
Mi ankaŭ estonte elĉerpos valorajojn el via gazeto, kaj sendos ĉiufoje al vi du ekz. de la gazeto, kune kun poŝtkarto havonta mallongan klarigon pri la artikolo, kiu estas tradukita. Mi multfoje jam diris kelkajn vortojn pri via bona gazeto, kaj intencas ankaŭ estonte pledi por ĝi.
Samideane Ernst Eriksson
Koran gratulon al la nova «Radio»-rubriko! La enhavo de «Senn.» en la lasta tempo estas tre kontentiga kaj bona, nur la gvidartikolojn oni povas iom mallongigi (unu kolono sufiĉus) kaj anstataŭi ilin per raportmaterialo ktp.
E. Sonnenfeld (968).
Noto de la Redakcio: Cetere k-do 728 ne kredu, ke via rusa stilo estas la plej bona kaj kontentiga. Precipe la rusa stilo estas tre severe kritikita dum V. LEA-kongreso 1924 en Chemnitz, tiu-rilate, ke ĝi estas tre malfacile komprenebla.
Kiel Esperanto estas revolucia lingvo
En la oficialaj revoluciaj rondoj, ĝenerale, oni ne taksas ankoraŭ sufiĉe, la revolucian valoron de Esperanto.
Efektive, oni povas pensi, ke internacia lingvo estas revolucia, nur, kiel ĉiuj sciencaj progresoj. Radio, aviado ktp. preparas ankaŭ unuecon de ĉiuj popoloj, forigon de ĉiuj landlimoj. Ĉiuj nunaj sciencaj progresoj naskas kaj pligrandigas la kontraŭecojn, kiuj anoncas finon de kapitalista mastrumo. Kaj, por konstruo de la estonta mondo, la grandaj teknikaj eltrovaĵoj estas tiel necesaj, kiel internacia lingvo. Tamen, ni ne kutimas nomi purajn scienculojn, revoluciulojn.
Esperanto estas revolucia lingvo, ne nur ĉar ĝi estas taŭga internacia, estonta universala lingvo, sed ankaŭ kaj precipe, ĉar ĝi estas tre facile lernebla, lernebla de laboristoj. La vera pravigo de nia revolucia laboro kuŝas sur tiu facileco de Esperanto. Multege da spertoj en ĉiuj nacioj montris ne refuteble, ke simplaj laboristoj povas post kelkaj monatoj de serioza laboro uzi praktike Esperanton, tio estas, legi, paroli, skribi. (Se okazos kelkaj negativaj spertoj, ili havas aliajn motivojn ol ambaŭ netaŭgecoj de la lernantoj kaj de Esperanto). Esperanto estas facila lingvo, ĝi estas kaj estos pro tio, la lingvo de la laboristaro.
— página 6 —
Kaj la laboristaro bezonegas ĝin. Tutmonda revolucio, organizo de nova socia mastrumo, konstruo de nova mondo, ĉio kuŝas aŭ kuŝos sur la ŝultroj de la laborista klaso. Sed, malfeliĉe, malgraŭ tiel gravega laboro farota, la laboristaro estas ankoraŭ surda kaj muta, sur tutmonda scenejo!
Por aŭdi kaj paroli, ĝi bezonas la cerbojn de lingvaj specialistoj, tiu estas de homoj, eble bonaj revoluciuloj, sed certe ne nutritaj en brusto de la laborista klaso!
Tiu plorinda nekapableco estus tute ne forigebla, se ne ekzistus la facila lingvo Esperanto. Nur, povas lerni alilandajn lingvojn la homoj, kiuj ne faras produktivan laboron kaj kiuj, dum multaj jaroj laboras nur por si mem. Esperanto estas la sola lingvo, kiu povas eniri la klerigadan programon de laboristo. Ĉeesti kelkajn vesperajn aŭ dimanĉajn kursojn, labori hejme laŭ eblecoj de libera tempo, kaj jam post du aŭ tri monatoj, ĉesas la pura abstrakta laboro, kaj komencas la ĝojiga praktika uzado.
Revolucio fariĝos per unueco, kaj sub gvidado de la tutmonda laboristaro. Sed, unueco kaj gvidado ekzistos nur kiam la laboristaro povos senpere, kunrilati, senpere, aŭdi kaj rigardi la tutmondajn okazintaĵojn. Nun, pezaj spiritaj ĉenoj malpermesas tion. Nur, dank al sia granda facileco, Esperanto ebligas, rapide kaj komplete rompi tiujn ĉenojn. Tio estas ĝia revolucia signifo. Ŝig.
(Lab.-gazetoj estas petataj represi tion.)
NEŬTRALA MOVADO
Spirito de Locarno
3.—6. Aprilo okazis en Locarno (Svisio) labor-konferenco de UEA, KR kaj ICK — la tri burĝonoj de la «neŭtrala» esperantista movado.
Ĝi estis efektive labor-konferenco — oni pritraktis diversajn praktikajn aferojn, precipe de karaktero movada kaj parte komerca. Tamen ne mankis festbankedo kaj balo en loka kazino por refreŝigi iom laciĝintajn konferencanojn.
Kial do oni elektis, kiel sidejon por tiu konferenco, la faman urbon Locarno? Ĉar, verŝajne, gvidantoj de la neŭtrala movado ĉiamaniere penas, eĉ per imitado, trovi favoron de la Ligo de Nacioj. Ni rimarku, ke tiurilate la similo inter Ligo de Nacioj kaj esperantista Ligo de Naciaj Societoj (tiel nomata KR) estas preskaŭ plena: en ambaŭ Locarnaj konferencoj Ameriko ne partoprenas.
Ĉio estis organizita tre zorge, ekz. «la delegitoj sidas laŭ alfabeta vico de sia nacio» (por ke ne okazu marĉando pri supereco de iu nacio).
Ĉio estis tre deca, ekz. la konferencon salutis urbestro de Locarno, kiu en sia salutparolado «aludis pri la konferenco de Locarno, pri la el ĝi rezultinta ,spirito de Locarno» (ni, cetere, ne scias kial li, aŭ redakcio de «Heroldo» metis tiujn vortojn — «spirito de Locarno» inter citosignojn).
Ĉio estis farita, por ke la konferenco similu sian imitaĵon, ekz. D-ro Privat en sia salutparolado «esprimis la esperon, ke same kiel en politiko, ankaŭ en nia organizo la konferenco de Locarno signu la komenciĝon de nova epoko» (bedaŭre el la raporto ne estas kapteblaj eĉ la plej ĉefaj karakterizaj trajtoj de tiu epoknoveco).
Iom stranga nur estis la elpaŝo de hungara delegito S-ro Balkanyi, kiu en sia raporteto pri la grava progresoj de Esperanto en laboristaj rondoj diris: «Ni havas la devon ĉiel helpi tiun specialan kampon, kiu eble iam savos nian aferon.»
Estus interese aŭdi de la parolinto mem, kiamaniere necesas deĉifri tiun lian frazon; ĝi ja estas malkomprenebla kelksence:
- Progresoj de Esp-o en laboristaj rondoj (t. e. aplikado de Esp-o ĉe la klasaj celoj de proletaro) minacas al trankvilo de neŭtralisto kaj ili intencas «helpi» al laboristoj, por ke ĉe ili Esperanto progresu en la direkto al la retoj de neŭtrala esperantismo; tio ja savus la aferon de neŭtralistoj;
aŭ 2. oni sentas la neformecon de kapitalisma regado, timas baldaŭan venkon de laboristaro kaj, estante esperantistoj, antaŭzorgas pri sukcesoj de Esperanto en socialisma sociordo.
Sed lastokaze kian do novan epokon atendas neŭtraluloj de sia Locarno?
Ĉiaokaze, ni estu atentaj: ial nevane burĝaro klopodas helpi al laboristoj. Ial nevane oni rapidas surmeti ŝafan felon . . .
G. Dem.
Privat en Jugoslavio
Apostolo de kriple naskita infano, kiu portas nomon «Ligo de Nacioj». D-ro E. Privat vizitis ankaŭ nian landon.
Post parolado pri celoj de «Ligo de Nacioj» estis okazigita 17. Aprilo ankaŭ parolado pri Esperanto en universitato (en Zagrebo) sub prezido de famekonata, nune jam feliĉe eksministro S. Radiĉ. Hazardo kvazaŭ volis ironiigi tutan ceremonion, ĉar afiŝoj por parolado estis presitaj ankoraŭ dum S. Radiĉ estis ministro por popolklerigado kaj dume jam nia Radiĉ gajnis prefikson eks — ja oni diras, ke sorto estas kaproviro. —
Aŭtoritatuloj partoprenintaj malsaĝe klinigadis per kapoj, volante kvazaŭ montri, ke ili ĉion komprenas, eĉ gravecon de Esperanto.
Ni menciu jam nun, ke tuta ceremonio, kiu devis propagandi internaciismon finis per kantado de kroata ŝovinista himno. Ĉiuj parolis pri libera lernado de Esp-o, Radiĉ eĉ promesis enkonduki ĝin por venonta jaro en komerclernejojn kaj laŭ ebleco en ĉiujn mezlernejojn. Sed dum oni parolas tiele, ni vidas en realeco tute alian bildon. Ĉie, kie laboristoj volis mem lerni Esp-on ĝi estis samtempe malpermesita de polico kiel komunista lingvo. Al «ĉiuj» estas permesate lerni Esp-on «nur» ne al laboristoj. Tion argumentas plej bone okazintaĵoj en Dalmacio (pri tio ni jam skribis en «Senn.»).
El vortoj de Privat oni povis nur aŭdi laŭdojn pri nia «putrujo» kiel ĉe ni estas ĉio bela, kaj ĉiu estas kontenta. Ĉi tie ni volas atentigi s-ron Privat pri unu afero. Vizitante unu landon ne vizitu nur salonojn kaj ne interrilatu nur kun doktoroj, faru kelkajn paŝojn en malgrandajn antaŭurbajn stratojn, vizitu laboristajn familiojn, kiuj eĉ ne havas panon por manĝi kaj tiam parolu pri feliĉeco.
(S-ro T. Jung skribis ankaŭ iam en «E. T.» pri Dalmacio, ke oni povis ricevi impreson, ke Dalmacio estas vere peceto de paradizo kaj laboristoj bone scias, kia aspektas en realeco tiu paradizo).
Ĉu vi scias s-ro D-ro kiel vivas laborista klaso en nia benita lando? Ĉu vi scias kiajn rajtojn ĝi ĝuas? Ĉu vi scias pri malpermesita laborista movado politika kaj sindikata? Ĉu vi scias pri senlaboreco kaj pri mizera salajro de laboristoj?
Nur tiam kiam vi vidos ankaŭ alian flankon de l’ medaliono, vi estos prava paroli pri stato de unu popolo. —
Vi tiel belkolore parolis al ni, tiel metafizike, ke ni nenion komprenis. — Pri mondmilito vi eĉ parolis sed vi ne montris al ni verajn kaŭzojn de tiu «terura hombuĉado» — kiel vi mem nomis tiun militon. Laŭ vi antaŭ milito estis pacperiodo, regis kvazaŭ idilio kaj ŝajnis, ke subite venis al homoj ideo; ni iru por buĉi unu la alian — kaj tiel ekestis milito. Mirinda fabelo! Ligo de Nacioj eble havas mision elcerbigi el homaj kapoj tiun ideon pri malamikeco. —
Homo povus pensi, ke vi estas iu bona naivulo, sed diable vi ja estas doktoro kaj infanaĝo jam pasis, do naiva vi ne povas esti. Kion vi respondus al ni kiam ni estus dirintaj al vi, ke vi estas nur simpla lakeo de kapitalo?
Kia impertinenteco! — Sed fakte restas nur alternativo: aŭ vi estas naivulo aŭ simpla lakeo — tria ne ekzistas.
Vi diris, ke Esp-istoj batalas por libereco ŝajnas esti tro nebuloza, ĉar vi estas ankaŭ por libera komercado, ĉar vi estas ankaŭ por ekspluatado. Pri amo vi ankaŭ parolis, ke oni devas ĉiun ami senescepte. Sed ni ne estas sentimentalaj — ne kara doktoro ni ne amos ĉiun, ni eĉ malamas niajn malamikojn. Ĉu vi volas, ke ni amu policistojn, ĝendarmojn, paŝtrojn, kapitalistojn — estu ili eĉ niaj «karaj verdaj fratoj»? —
Lokaj Esp-istoj en siaj paroladoj sekvis paŝojn de sia antaŭulo kaj parolis en sama senco, ili diris, ke Esp-o konas nek nacion nek religion nek klasojn. Ĉu vi volas fermi okulojn antaŭ realeco? Ni rekomendas al tiuj s-roj, ke ili prenu unu libron el politika ekonomio, se ne proletan tiam almenaŭ burĝan kaj ili tie trovos du vortojn, ili trovos certe vortojn: kapitalisto kaj laboristo.
Se vi ne havas tempon por legi tion, tiam faru malgrandan promenadon en Vlaska-straton (en Zagrebo) kaj tie vi trovos
— página 7 —
alkoholfabrikon Arko antaŭ kiu ĉiutage matene kaj posttagmeze atendas iu estaĵoj nomitaj laboristoj, kaj iom poste en kafejon aŭ iun kabaredon kie vi trovos s-ron Arko. — Ĉu vi konvinkiĝos tiam pri neevitebla malamo, kiu regas inter tiuj du specoj da homoj?
Jes, ni estas Esp-istoj, sed unue ni estas klasbatalantoj, kaj tion ni neniam forgesos. Por ni Esp-o ne estas iu limonado sed vera batalilo.
Ni tutmondaj SAT-anoj pruvos al vi, ke ni estas veraj Esp-istoj per tio, ke SAT-certe atingos UEA. Jug. SAT-kor.
KRONIKO
Germanio
Leipzig. Nun ankoraŭ ekzistas 7 kursoj kun ĉ. 80 pers. La 13. Majo la lab. Esp. grupo aranĝis ekskurson al Grossteinberg. Tie estis vizitata la domo de la «Naturamikoj». Propagandon ni faris per disdono de niaj flugfolioj. Estonte la lab. grupo intencas ekskursi ĉiumonate. Ĝuante la naturon ni samtempe povas propagandi por nia celo en la provincaj lokoj. Partoprenis 60 ĝis 70 pers. W. Krey (5486)
Nord-Kaŭkazio
Groznij. Por bone propagandi la mondlingvan ideon oni dum 1. Majo, la lokaj k-doj presigis en kvanto de 1000 specialan flugfolion por esp-o.
Polio
Tarnov. La propagandvespero aranĝita dimanĉe, la 9. Majo k. j. de tarnova SAT-grupo sukcesis tre bone. Ĉeestis 200 personoj, aŭskultis la paroladon de k-do Lesiak pri «Esperanto kaj proletaro». Poste oni rigardis la alsenditan propag. materialon: gazetojn, poŝtkartojn, afiŝojn kaj librojn. Ce la aranĝo kunlaboris tre fervore precipe la k-do Gabiga kaj Wojnarski kaj ankaŭ la k-doj Tannenbaum kaj Niedbala. La sukceso estas plena. Tuta urbo estas interesigata pri Esp-o, tuj la saman vesperon anoncis sin 27 lernantoj. Oni aranĝos kelkajn kursojn. K-do Smaga gvidas jam kurson en Societo «Juneco». Anoncas sin malnovaj Esp-istoj al kunlaboro ili ne timas proletan Esp-ismon. Domaĝas, ke ĉi-tieaj gvidantoj de PPS (pola partio soc.) kontraŭbatalas nian laboron. Ili volus, ke ni laboru sub neŭtrala standardo de «Pola Esp-a Societo». Tamen niaj junaj fervoraj kaj vere proletaj SAT-anoj ne timas oportunulojn kaj ne ĉesos en sia laboro.
Sovet-Unio
Ivanovo-Voznesensk. Gub Fako de SEU partoprenis majan manifestadon kiel pasintjare kun standardo kaj esp. kantado.
La 3. Majo estis de loka Radio-stacio disaŭdigata esp. koncerto: «Internacio», «Dubinuŝka», «Forĝistoj» kaj «SAT-marŝo», aranĝita de horo de Gub. Fako SEU, solisto k-do Kosterin (baritono) ĉe pianoforto k-do Turov. Sur la placoj en la urbo estis laŭtdisaŭdigiloj.
Per esp. laboro ĉiam pli vigliĝas lokaj gazetoj: «Raboĉij Kraj» kaj «Juna Teksisto» enpresadas artikolojn, ricevitajn el eksterlando kaj represas el «Senn.» (I. Internacio kaj internacia lingvo). En murgazetoj aperis artikoletoj el «Senn.» kaj «Liberpensulo».
De 22. ĝis 23. Majo okazos Gub. Esp. Konferenco en plej luksa klubejo de granda Iv.-Vozn. Man. (3409)
Saratov. La 4. Aprilo nunjara organiziĝis laŭ iniciato de k-do 2150 esperantista Radioamika sekcio ĉe Saratova Radio-amatora Societo en Kom.-Klubo. Eniris en la sekcio preskaŭ ĉiuj saratovaj SAT-anoj. La sekcio kunvenas ĉiudimanĉe je l’ 12. h., kaj supozas disvolvi vastan laboron. (2955)
Ukrainio
Kremenĉug. 28. Aprilo en «Domo de Klerigado» okazis prelego de k-do Izgur pri «Esperanto en Lernejo», kiun ĉeestis pli ol 100 gelernantoj kaj instruistoj. Samtempe estis aranĝita bona ekspozicio el esp. eldonaĵoj kaj korespondaĵoj. Unu ĉeestinta junkomunisto post la raporto legis al la publiko ekzemple verkitan de li dum la vespero ukrainlingvan pri-espo-versaĵon.
La 1. Majo junaj geesp-istoj partoprenis la laboristan tuturban demonstracion sub la standardo de «Laborista solidareco», kantante plej famajn revoluciajn esp.-lingvajn kantojn.
- Majo jus post la ricevo de sciigo pri la britia grandstriko «Laborista solidareco» forsendis al britia SAT-anaro simpatiajn salutleterojn.
KORESPONDEJO
M. Krjukov. Viaj manuskriptoj ĉiuj alvenis, nur pro manko de loko parte prokrastiĝis.
2921. Via manuskripto estas taŭga kaj ni uzos ĝin en okazo de bezono, sendu ĉiam post apero novan.
6913, 4966. Viaj manuskriptoj estos uzataj por la lernanto.
3717. Pri saratova afero jam aperis respondo en «Senn.» n-ro 34.
Al kelkaj. Alvenis en redakcion kelkaj majsalutoj i. a. tre entuzlasmaj, kiujn ni pro manko de loko ne povas presigi. La gek-doj bonvolu akcepti per tio multan dankon. Red.
Pri persa revolucio 1908—1910
1. Organizaĵo de revoluciaj taĉmentoj
Dum la aŭtuno de j. 1908 en la havena urbeto Enzeli (sur l’ bordo de Kaspia Maro), kolektiĝis komence tre malgranda grupeto de emigrantoj el kaŭkazaj kaj rusaj revoluciuloj. Post kelke da tempo ĉi-tiu grupeto per vigla agitado pligrandiĝis el ĉiuj Persianoj, kiuj simpatiis al tiu movado. De tiu tempo al grupeto aliĝis pli kaj pli multe da homoj el aliaj lokoj, kaj jam komence de 1909 el tiu ĉi grupeto formiĝis granda taĉmento kaj per monhelpo de riĉa bienposedanto Sapehder anoncis pri si, ke ĝi formis revolucian komitaton. Laŭ decido de Revkom estis mortigita guberniestro de Rescht, kaj organizita nova administraro el revoluciuloj kaj el iliaj adeptoj. Per kaptitaj monrimedoj de guberniestro kaj per punpagoj de diversaj komercistoj kaj riĉuloj Revkom komencis organizi militajn regimentojn, kiuj kolektiĝis el ĉiuj homoj, kiuj estis senlaboruloj, senokupitaj iun oficon, ĉar Revkom pagis altan salajron, sed ne tial ke ili estis revoluciuloj aŭ simpatiis pri tia sama ideo, tute ne! ili volonte venadis pro peco de pano, tial ke ili estis malsataj.
En daŭro de marto 1909 per helpo de militregimentoj Revkom antaŭenmoviĝis kaj okupis malgrandetan urbeton Mendjil 110 kilometrojn de Rescht sur ŝoseo al Teheran. Informoj pri kreskado kaj movado de revoluciuloj estis konataj al registaro de ŝah (reĝo de persia lando). Por malhelpo kaj prokrasto de la Revkoma movado al Teheran la administraro en regiono de urbo Kazvin, troviĝanta de Rescht en distanco de 225 kilometroj starigis militistaron.
Proksime de Kazvin sur vojo al Hamadan en distanco de 9 kilometroj en bieno Sulten-Abad oni starigis militrajdantojn kun du rapidpafkanonoj, kiuj staris ĉirkaŭ tri semajnojn. Dum tiu ĉi tempo ĉe loĝantaro de ĉirkaŭaj vilaĝoj tre ofte malaperis tre multe da ŝafoj, kokinoj ktp., sed neniu kuraĝis plendi pri tio, ĉar militestroj tro punis ĉiujn, kiuj kuraĝis plendi al ili. En Persio ekzistas tro severa puno, oni tranĉas manojn, aŭ oni batas per bastonoj la kalkanojn.
2. Konkero de Kazvin
Unufoje, ĉirkaŭ la 6. vespere en komenco de aprilo ĉiuj militrajdantoj subite kunmetis la tendojn tre rapide forveturis en direkton Teheran, sed ne en Kazvin kies sojlon ili gardis, eĉ forgesis preni siajn kanonojn kun kvin kestoj da aparatoj. Ilia forveturo klariĝis per tio, ke la militestraroj ricevis informojn pri rapid movado de Revkomaj militrajdantoj; ektimiĝis, ĉar ĉiuj homoj parolis pri sukcesmovado de Revkom, kaj ke militkolegaroj tuj alvenos en Kazvin. Pasis ne pli ol tri horoj post forveturo de militrajdantoj, kiam en stepo de flanko de Rescht aperis nuboj da polvo, kiuj stariĝis pli kaj pli klaraj kaj post duonhoro oni povis distingi kelkajn rajdantojn, eksaltantajn sur kampoj laŭ direkto al Sulten-Abad. Kiam rajdantoj jam estis en distanco de kelkaj kilometroj, estis videble ke ili estis partigitaj je tri grupetoj, du el ili rapidrajdis flanken, kaj unu estis centra kaj tiamaniere ili eksaltis al Sulten-Abad. Du grupetoj ĉirkaŭis altajn murojn de la bieno kaj centra grupeto enveturis tien rekte sen unu pafo, tial ke militistaroj ne ekzistis. Post okupado de la domo de l’ bienposedanto oni pendigis sur la turo de muro ruĝan flagon kaj starigis provizoran komitaton. Apud la bieno de Sulten-Abad troviĝis haltejo de ŝosea vojo Kazvin—Hamadan, kie estis telefono kaj kien estis starigita unu rajdanto de Revkom por prizorgi. La Revkom rajdantoj entute estis ĉirkaŭ 40 homoj, armitaj per pafiloj, bomboj, kaj Maŭzer-oj, vestitaj per nigraj vestaĵoj. Pli multaj estis kaŭkazaj kaj nur 8—10 personoj estis Persoj. Restinte apud la haltejo preskaŭ duonhoron kaj trinkiginte siajn ĉevalojn, la rajdantoj ekveturis en direkton al Kazvin; jam estis krepusko. Pasis ne pli ol du kvaronoj da horo kiel oni ekaŭdis la pafadon kaj apartajn eksplodojn al flanko de Kazvin kaj tiuj bataladoj daŭris ĝis la dekunua matene. (Daŭrigota.)
— página 8 —
DIVERSAĴOJ
Statistiko pri edziĝoj kaj naskiĝoj en Sovetio
Same kiel en aliaj landoj de Eŭropo nombro da edziĝoj kaj naskiĝoj en Sovetio post mondmilito rimarkinde grandiĝis same ŝanĝiĝis nombro da eksedziĝoj kaj mortoj. La mortoj malgrandiĝis kaj pro tio multiĝo de loĝantaro de Sovetio superas la ĝismilitan. Jena tabeleto montras nombrojn de edziĝoj, eksedziĝoj kaj pligrandiĝoj por ĉiuj 10000 loĝantoj de Sovetio.
| jaroj | edziĝoj | eksedziĝoj | pligrandiĝoj |
|---|---|---|---|
| 1913 | 81 | — | 165 |
| 1922 | 132 | 10 | — |
| 1923 | — | 11 | 183 |
| 1924 | 109 | 11 | 178 |
| 1925 | — | 11 |
Post revolucio ĉiuj 10000 loĝantoj plimultiĝas je 180. La responda cifero por antaŭrevoluciaj kaj antaŭmilitaj jaroj estis nur 165! Maksimumo da naskiĝoj okazis en la jaro 1923. Maksim Krjukov.
Sur Uralon
En la uzin-urbetoj sur Uralo estas bezonataj multaj ĉarpentistoj-lignaĵistoj por laboro, ĉu en la ŝtataj uzinoj, ĉu por privata aŭ ŝtata konstruado de domoj (lignaj). Ankaŭ laboristoj de aliaj metioj facile povas trovi ĉi-tie laboron. Eble troviĝas inter la SAT-anaro kamaradoj, kiuj volos kaj povos veni sur Uralon por laboro, organizonte ĉi-tie sennaciulan kolonieton laboristan. Ili povus facile kaj rapide ekkonstrui por si ligna(j)n domo(j)n, ĉar lignon estas eble akiri el abundaj uralaj arbaroj por malkara prezo; kaj la uzinaj laboristoj povas facile ricevi de l’ uzino ankaŭ aliajn necesajn por la konstruado materialojn — feron por tegmento, brikojn por forno ktp. La subskribinto volonte estus peranto por interesataj kamaradoj. Skribu laŭ la adreso: Sovet-Unio, Ural, Nadejdinsk, poŝtkesto 14, k-do Ĝojvivulo.
Kongreskaravano al Leningrad
Kun la konsento de la E. K. de SAT kaj de la K. K. mi ekinterrilatis kun la Internacia Laborista Helpo pro eventuala organizo de kongreskaravanoj. La ILH estas preta fari tion kaj en ĉiuj rilatoj laŭpove subteni nin. Detalajoj pli precizaj pri veturkostoj sur ŝipo de Stettin (Germanio) al Leningrad bedaŭrinde ne jam estas konataj. Do, notu intertempe:
Prezo por la ŝipveturo de Stettin ĝis Leningrad estas ĉirkaŭ 80 m. g. (kun manĝajoj) aŭ 40 m. g. (sen manĝajoj) po persono kaj veturo. Formante karavanon ni povos mendi per ILH kelkajn kajutojn sur la ŝipo, kaj la veturprezoj pli malaltiĝos.
Por ke mi povu doni al ILH iom pli detalajn informojn pri nombro de partoprenontoj, bonvolu senprokraste informi min pri tio, kiu laŭ la ĝis nun cititaj kondiĉoj certe intencas veturi per la ŝipo de Stettin al Leningrad.
Otto Bässler, Gerberstr. 24, Leipzig (Germanio)
Al Poliaj SAT-anoj!
Poliaj k-doj, kiuj volus ĉeesti la kongreson en Leningrad, bonvolu anonci sin al k-do Tadeo Lesiak en Mielec, por ke oni kune priparolu la aferojn kunigitajn kun la vojaĝo: pasportoj ktp.
KORESPONDADO
Sovet-Unio
— «Esperantista ĉelo de SEU — ĉe Laborista Klubo», Poŝtkesto, 41, Kurgan, Uralsk. obl., serĉas seriozajn kor-antojn (kolekt. k. individue) pri politik., ekonom. kondiĉoj de laboristaro, pri kamparana vivo, agrikulturo. Kor. interŝanĝotaj.
— K-do G. Emelianov, Domnikovskaja ul. Skorniajnij per d. 25, kv. 33, Moskvo, dez. serioze interŝanĝi PM, k. papermonoj k. ĉ. l. Resp. garantiata.
— 10 gegrupanoj dez. kor. pri ĉ. temoj, L, PK, PI, PM k. esp-ajoj k. ĉ. l. Resp. garantiata. Adr.: K-do S. Kudriaŭcev, Ilinka, 6, Komerca Borso, Moskvo.
— K-do S. Kudraŭcev, Ilinka, 6, Komerca Borso, Moskvo, pri popolartoj, L, PK, esp-ajoj k. ĉ. l. Resp. nepra.
— K-do Bazilo Smirnov, Pavlovskaja, 1/4, Kremenĉug, pri ĉ. temoj, L, PK, PI, PM, k. ĉ. l.
— K-dino K. Skarbatova, Jel. dor. Klub Kotlova, Kremenĉug-Krjukov, pri virinmovado k. ĉ. l. L. PK.
— K-do M. Zvolinskij, Vagoni masterskie, Kremenĉug-Krjukov, lernanto de fabrik-uzin-lernejo dez. kor. k. gelernantoj, L, PK, k. ĉ. l.
— K-do Al. Levĉenko, Zapadno-Naberejnaja, 37, Kremenĉug-Krjukov, lernanto de fervoj-teknikumo, dez. kor. k. ĉ. l. L, PK, precipe k. fervojist-lernantoj.
— K-do S. Melnickij, Stanica «Krjukov», kv. 1, Kremenĉug-Krjukov, lernanto de fervoj-teknikumo, dez. kor. k. ĉ. l. L, PK, precipe k. fervojist-lernantoj.
— K-do N. Fedotov (esp-isto de 1916), Komunalnaja, 24, Novoĉerkassk, pri soci-politikaj temoj kun seriozaj k-doj malnovaj esp-istoj.
— K-do A. Skugarevskij, ul. Sazonova, 5, Gomel, pri vivkondiĉoj, sciencaj, socialaj k. filozofiaj temoj. Resp. akurate.
— Skribu al 10 junaj k-dinoj! Adr.: «Desjatka Esperantistok», 2-a ŝkola 2 ŝtupo Stepanovastr. Iv.-Voznesensk.
— K-do Stefan, ŝkola 3. Internacio, Ivanovo-Voznesensk, dez. koresp. pri naturscienc-instruaferoj k. ĉ, l.
— K-do St. Dalidoviĉ, Sovetskaja, 14, P. P. T., Minsk (Studento de Pola Pedag. Teknikumo), pri instrua k. kleriga aferoj, virina, laborista k. esp. movadoj.
— K-do Paŭlo Nikitin, 2-j Krasnoselskij per. d. 6, kv. 8, Moskvo, precipe kun foto-amatoroj interŝ. fot-ajojn, L, PI, PK, k. ĉ. l.
— «La Esp.-rondeto» dez. kor. pri viv- k. laborkondiĉoj, precipe kun presejlaborantoj ĉiuj. Adr.: Tipografio «Peĉatnij Trud», ul. Ogareva, 7, Moskvo.
— Rondeto ĉe la domo de klerig-gelaboristoj, dez. interligiĝi kun samprofesiuloj ĉiuj. Sendu L, PK, pri viaj lernejoj, kluboj, bibliotekoj, pri moroj, vivkondiĉoj, profesi-problemoj k. ĉion taŭgan propagandcele. Respondon al ĉiu sendinto ni garantias. Adr.: Esperanto-Rondeto, ul. Sverdlova — Dom Rabotnikov Prosvesĉenija Nijnij-Novgorod.
— K-dino Sokolova (juna fervojistino), Kontora 1, uĉastka, Vokzal., st. Samara, Sam.-Vlat. jel. dor., pri div. temoj, L, PK, PI, k. ĉ. l.
— K-do A. Mark Kovalenko, s. Lazarevskaja, Tuaps 2-na, Ĉernomorsk. okr. pri situacio de lab. Junularo ĉiulanda, L, PK, PI.
— K-do A. Getmanov, Komitetskaja, 90, Novoĉerkassk, pri ekonomiaj k. politikaj temoj k. ĉ. l.
— Rondeto «Steleto» de esp.-fervojistoj, st. Batraki, Sam.-Zlatoust. jel. dor., pri div. temoj, L, PK, PI, k. ĉ. l.
— K-do Ermakov, fervojisto, Uralskaja 28, kv. 6 Samara, pri div. temoj, L, PK, PI, k. ĉ. l. Resp. garantiata.
— K-do Petruŝkin, (juna fervojisto), Vokzalnaja, 20, kv. 12, Samara, pri div. temoj, L, PK, PI, k. ĉ. l.
— K-do V. Mordvincev, teknikisto-mekanikisto, Respublikanska, 26, Stalingrad, pri ĉ. temoj, k. ĉ. l.
— K-do G. V. Mokrecov, invalido-pensiulo, prosp. Sverdlova, 8, kv. 1, Oranienbaum, Leningr. gub., pri ĉ. temoj.
— K-do A. Stahurski, ul. R. Luksemburg, 117, Ludinovo, Brjansk. gub., pri ĉ. temoj, L, PK, PI, bfl. k. ĉ. l.
Usono
— Adresŝanĝo: K-do John A. Bienjavsky, 2—1523, W. Congress-Str. Chicago, Ill. (stratŝanĝo).
Nekrologo
La 8. Majo mortis nia k-do Josef Stanek (4485), Wien en malsanulejo post unu jara malsano. Li estis agema por nia movado. Honoron al lia memoro!
Presejo: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG
N.º 88, 3 de junio de 1926
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —

Kapa vinjeto de la gazeto: granda stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, sub ĝi kadro kun la devizo, kaj la ornama titolo «SENNACIULO» en artdekoraj literoj.
Kapa vinjeto de la gazeto: granda stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, sub ĝi kadro kun la devizo, kaj la ornama titolo «SENNACIULO» en artdekoraj literoj.
2-a Jaro, N-o 36 (88) — APERAS SEMAJNE — 3. Junio 1926
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
| Sidejo de la Redakci-Komisiono: Colmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio) | Sidejo de Ekzekutiva Komisiono de SAT 23, rue Boyer, Paris XX | Administranto: R. LERCHNER Colmstrasse 1, Leipzig O 27 |
ĈU EŬROPO PEREAS?
Lastatempe ni ofte aŭdas pri pereo de Eŭropo. Ambaŭflanke ni aŭdas ĉi vekriojn. Ĉu pravas politikuloj kaj publicistoj frapante en la alarmsonorilojn? . . .
La plej famaj ekonomiistoj kaj burĝaj politikistoj, la plej famaj kapitalistoj kun anglaj dekstruloj je fronto laŭte krias: «Eŭropo pereas!» «Eŭropo alproksimiĝas senĉese al ruino!»
Vidante, ke Eŭropo senĉese alproksimiĝas al ruino, la kapitalista inteligentularo trovas tamen savtabulon en formo de konferencoj senarmigaj, internaciaj, ekonomiaj, en formo de ĝeneralaj konceptoj, kiel Unuigitaj Ŝtatoj de Eŭropo ktp.
Logikaj konkludoj ĉe falsaj premisoj.
Estas tre malfacile polemiki pri tio, ke Eŭropo pli kaj pli alproksimiĝas al ruino.
Sed kia Eŭropo?
Tute komprenebele: Eŭropo hodiaŭa!!
La kapitalismo suferas sklerozon. Krevas ĉiufoje alia sangvazo, jaŭ vejno ora, paralizante jen tiun ĉi, jen alian organon. Tia ĝenerala paralizo nomiĝas la krizo.
Tiaj krizoj ĉiam ekzistis ĉe nuntempa sociordo, sed estis mallongdaŭraj. Tute aliel prezentiĝas la afero nun. La krizo estiĝis kronika.
Same kiel al agonianto ŝajnas, ke kun li pereas tuta mondo, tiel al la agonianta kapitalistaro ŝajnas, ke Eŭropo pereas!
Ne Eŭropo pereas, sed pereas en Eŭropo la kapitalismo, kiu penadas defendi sin de pereo.
Dronanto kaptas razilon por savi sin. Burĝaj politikistoj kaj ekonomiistoj, homoj tute ne stultaj, perdas ĉe finiĝo de sia regado kapojn, kreante la plej malsaĝajn konceptojn de packunvivado de Eŭropo kaj elkonduko de ĝi el nuna, katastrofa situacio ekonomia.
Inter la serĉantoj de savo sole Mussolini efektive trovis rimedon por kapitalista Italio.
Estus nedubeble, ke, se faŝismo venkus, eĉ tra tuta mondo, ĝi certe estus «ordigita» komenco de fin-fina socirenverso.
Ĉar la faktoroj, kiuj ĝis nun kaŭzis ekonomiajn militojn, entute ne ŝanĝiĝus.
Ĉiuokaze oni devas konfesi, ke la faŝistaro en Italio apartiĝis per ĉina muro de socialist-demokrataj elementoj, kreis sian fronton kaj venkis. Tiamaniere ili fariĝis por iu tempo herooj «naciaj», alivorte, ili savis la kapitalismon en Italio. Sed ne por ĉiam.
La kapitalistoj de aliaj landoj ne timas pri Eŭropo, sed pri ĉeso de sia regado kaj tio ĉi ne povas nin interesi. Ni ĝoju, ke fine alproksimiĝas ĉi delonge jam atendata momento.
H. H-rn. L.
La najbareco de homo kaj maŝino
La naturtransformigo laŭ ekonomivaro okazas per kunigita laboro de homo kaj maŝino. Ĉu la estanta kunlaboro estas akorda?
La maŝino estas inteligenta, implikita ilarplibonigo de l’ homo. Energion kaj materialon ĝi regas per ega forto. La forto de la eta fingro povas efikigi ĉe ĝi plej grandan fortdisvolvon kaj produktigi varojn amase. La prozo de la radsusurado forigis la poezion de la metiista vivo.
Najlforĝisto dum 8 horoj forĝas 400 bretnajlojn. Duobla najlmaŝino dum la sama tempo 96 000 najlojn. Vitroblovisto produktas dum 8 horoj 175 botelojn. Vitroblovmaŝino dum la sama tempo 5000 botelojn.
Amasprodukto estas ĝia prefero, simpleco ĝia malprofito. La labordisigo, partigo estas finfine per ĝi destinita. Ĝi nur povas produkti partojn de la tuto, la produktataj labor»pecoj» preskaŭ ĉiuj estas precizaj milimetre. La supereco de la maŝino pri la homa laborkapablo kuŝas en ĝia pli preciza, rapida, fortplena, neniam laciĝa laborkapablo kaj -livero. Ĉar la homo ne plu povas sekvi, tial la laboro estas ŝirata el ĝia formiĝanta mano. Diversformigeblecon ne plu havas laboristo. Hodiaŭ ĉiu laboro ankoraŭ ne estas entute regulita maŝine, sed tamen la ekonomia estonteco apartenas al la maŝino.
Estante la homo nur havas la taskon, funkciigi mekanike la maŝinon, laborpecojn firmtreni, ekhaltigi maŝinon kaj tion daŭre sin reiĝanta, sub formo laŭ minutaj frakcioj kalkulita kaj kontrolita. La plej multaj laboristoj estas malkutimigitaj per tio de propra pensmaniero. Servistoj ili estas. La personeco sufokita, kiel persono li ne povas montri sin en mekanika laborejo. Li nur anstataŭas funkciigilon per certaj samaj agoj. La maŝino funkcias ĉiam laŭ propra irado, nur kelkfoje interrompata per postulo de purigado kaj oleizado. La homo iĝas, kontraŭ ĝia eco kiel organa vivestaĵo, maŝinparto.
La agado de la laborhomo monotoniĝas per tia funkciigreiĝo. Malgraŭ tio estas postulata la plej ega atentemo. La varo povus esti fuŝa, la maŝino difektata kaj akcidentdanĝero pli granda. La troŝarĝigo de la homo per monotoneco igas enuon, per atentemo laciĝon. Ambaŭ efikas kune netolereblan malagrablon, labormalĝojon, due tro fruan konstitucian elĉerpon de la korpstato aŭ almenaŭ de gravaj organsistemoj. Dum longa labortempo tio efikas kiel diabla sinmalutiligo kaj kondukas konsekvence al sinmortigo.
La cent samaj ĉiutagaj manmovoj okupas ankaŭ centfoje nur la samajn, neniam aliajn
— página 2 —
2 — SENNACIULO
muskolojn kaj nervojn. De tempo al tempo ili ne plu reformiĝas. La ripoztempo de labortago al labortago estas tro nesufiĉa. Etaj laciĝsimptomoj restas, kiuj dum jaroj ekigas eluzon aŭ labormalkapablon. Jam ofte tre rapide malpliiĝas la laborkapablo ĉe homo ne pli ol kvardekjara. La statistikoj pri metimalsanoj de fabriklaboristoj pruvas la efikon de la moderna laborsistemo.
La kapitalista profitemo lasas formi la maŝinon sen konsidero de la pli delikataj psikaj ecoj de ĝia servanto, la laboristo. Unue la ora «perlodanielo» de la entreprenisto, t. e. la komerca kalkulado. Senanima matematiko kaj naturscienco konstruas tiam la maŝinaron. Aliaj vidpunktoj estas rifuzataj pro neprofito kaj superflueco. La «servanto» devas alkutimiĝi la konstruktivan specon. La ritmo homo frakasiĝas. La monotona funkcio maŝina malebligas ritmigon de la laboro.
Al tia ritmoproblemo ne demandas unu el la entreprenistoj aŭ teknikistoj. Kalkulanta profitemo postulas fizikan — mekanikan — matematikan minimumon de vojtempo sen iu variebleco. Komprenebele estas, se laboristo ĉiam estas kolera kontraŭ siaj ĉiutagaj devoj. La troega postulo al libertempo kaj ĝian uzon laŭ sensacia malfundeco (kinomatografo, alkoholo, nikotino) trovas bonan kampon. De la labortravivaĵo ni venis al la laborsklaviĝo.
Ankoraŭ ion pri la libera metielekto. Leĝe ĝi estas libera. Neniu estas devigata fariĝi laboristo, inĝeniero, tajloro, seruristo, stratpurigisto, uzindirektoro ktp. Kiel socialistoj ni scias tre bone pri tiu ŝajna metilibereco. La aparteneco al certa sociklaso estas la nenotita leĝdevigo por la metielekto. Kiu estas naskita kiel filo de fabrik- aŭ bienposedanto, povas elekti pli «bonan» metion, ol filo de laboristo. Antaŭ ĉio pro tio, ĉar posedaĵo signifas kleriĝmonopolo. La estanta klasstrukturo do malebligas laŭ posedo justan metidisdonon. La psikologiaj ekzamenmetodoj, kiuj rilate al la ekonomievoluo estas nesufiĉaj, restos nur onaĵoj.
Ĉiuj tiuj efikoj de la kapitalismo fortigas ege la deformacion de la kapitalista mekanikigo kaj la laborregulon. La spirito de la amerikanismo ne povas solvi la kontraŭecon inter homo kaj maŝino.
H. Sch.
Pactraktado inter Riff-anoj, Francoj kaj Hispanoj
Laŭ noto de la hispana «Oficejo Ĝenerala de Maroko kaj Kolonioj» la proponoj de franc-hispanaj «protektantoj» estas:
- Submetiĝo al la moŝto la Sultano.
- Malaperigi Abd-el-Krim-on.
- Malarmigi la kabilojn (nordafrikaj gentoj), kiuj ricevas garantiojn diskutendajn.
- Interŝanĝo de kaptitoj; diskutenda.
- Finigo de la luktado kaj permeso al soldataro hispan-franca unuigi ĉe rivero Kert.
Burĝa jurnalaro skribaĉas kontraŭ la delegacio rifana, kiu, laŭ skribistoj, malbonintence agas, ke ĝi estas fanatika, malkomprenema, barbara, perfida ktp.
La maŭroj konsentis ŝarĝi malsanegulojn, virinojn, vunditojn en danĝero, infanojn, kiuj estas internigitaj ĉe l’ Riff. Oni ankaŭ akceptis la alsendon de medicino, leteroj kaj nutraĵoj al kaptitoj.
La intertraktado okazis ĉe Camps-Vertoux, Ajun kaj Uŝda. La komenco estis la 18. Aprilon kaj la fino la 1. Majon je la 11 horo matene.
La rifana delegacio konsentis je la spirita (religia) povo de l’ Sultano, sed neniam ĝi akceptos regadon de aĉetita Sultano je la ordonoj de franc-hispano, ĉar estas nekunigeblaj la konceptoj ĉielaj kaj la mondaj; sekve la misio de Sultano nur povas esti religia, sed neniam monda (la Sultano estas 16 jara!). La delegacio malakceptas la kalifan regadon nek ĝian atentemon, je la terzono hispana en la internaj aferoj de Riff. Ankaŭ malakceptas la intervenon zorgan flanke de la aŭtoritatoj de l’ «Protektantoj» (Francio kaj Hispanio).
Kaj ke neniam oni pensu pri la forigo de Abd-el-Krim. Ke la interesoj estas tiom malsamaj . . . Ankaŭ oni energiege opozicios pri enigado de trupoj hispanaj kaj francaj ĉe la respubliko rifana.
La delegacio akceptas jenan aŭtonomion administrativan; «Reĝimo ne permesas iun ajn intervenon flanke de la kalifa aŭtoritato (infano 16 jaraĝa je manoj de francoj kaj hispanoj, ĉefe lastaj) aŭ de la «potencoj protektantaj» ¹), en la aferojn internajn de Maroko».
Ankaŭ aludis pri ŝanĝo de la internaciaj traktatoj pri l’ Riff.
«Kun granda sento la delegacioj franca kaj hispana konstatas, ke ĝis nun ne estis eble decidigi la delegitojn rifanajn pri akcepto de la kondiĉoj kaj garantioj de paco, kiuj estas tre prudentaj, konforme la traktatoj internaciaj.» Tio estis komunikata post la eventuala fino de l’ pactraktato.
La delegacio iris aŭ reiris al la aŭ de sia Rifujo, ĉu aeroplane, ĉu militŝipe, transportitaj de la «Protektantoj».
Nur mi povas diri, ke tie kapitalismo ne venkos. La forto milita de rifanoj estas sufiĉe potenca kaj kuraĝa por kanonpuŝi la banditismon eŭropan. La rifanoj havas abunde pafilojn kaj pafilegojn, aeroplanojn, boatojn vaporajn, inĝenierojn, teknikistojn ĉiaspecajn, kuracistojn, monon, sennombra nombro da radistacioj, ĉu riceva, ĉu disaŭdiga.
Rifanoj venkos, pli aŭ malpli frue; sed ili venkos!
Labkoresp.
¹) Hispanio kaj Francio.
Nur revolucio proleta finos la militon ĉe l’ Riff
La plej multo da hispanoj ofte manifestis kontraŭ la milito maroka. En jurnaloj, en mitingoj, per manifestadoj, dum popolaj indignegoj kiel en jaro 1909, ili postulis la forlason de Maroko.
Tamen la milito daŭris, daŭras kaj daŭros, dum la laboristoj ne uzos radikalan kuracilon. Marokon oni ne forlasis, nek oni ĝin forlasas, ĉar la kapitalismo, la reĝo, la militistoj kaj Anglio estas forte interesataj, ke milito daŭru. La hispana kapitalismo sentas grandan bezonon pro la kolonioj perditaj. Por satigi sin necesas la afrikaj kolonioj. La kolonioj alportas grandajn avantaĝojn al kapitalismo. Unuflanke ĝi havas fontojn da materialoj por industrio por tre malaltaj kostoj, ĉar indiĝenoj, malkleraj kaj mallumigataj, laboras longajn tagojn por malaltegaj salajroj. Aliflanke kaj dank’ al la tarifreguraro, la kolonioj estas bonegaj merkatoj por enigi malbonajn produktaĵojn je altaj prezoj. La kolonioj por kapitalismo estas popoloj da sklavoj, kiujn ĝi ekspluatas krime. La hispana kapitalismo deziras ankaŭ la militon marokan, por pravigi la ekzistadon de granda armeo kaj ĝin uzi kontraŭ laboristoj je la momento, kiam siaj privilegioj danĝeras.
Laŭ konataĵoj publikigitaj de la «Ligo de Nacioj» Hispanio jam de longe elspezas pojare pli ol mil milionojn da pesetoj. Sen la milita preteksto oni ne povus pravigi la malŝparadon de tiom gravega riĉaĵo. Laŭ publikigo de personoj bone sciantaj pri la reĝo, li deziras konkiri grandajn regionojn en Afriko, konkiri Portugalion kaj fariĝi imperiestro.
En Hispanio estas pli ol 750 generaloj kaj pli ol 25 000 estroj kaj oficiroj. Kiel pravigi tiom da parazitoj sen iu serioza milito? Kaj, kiel pravigi ankaŭ la rapidajn rangaltigojn kaj la abundajn ordenojn portatajn de pensiitoj de la militistaj kamariljoj favoratoj de la reĝo sen ia grava milito? La angla imperialismo ankaŭ ligas Hispanion al la ŝtonegamasoj de Riff. La Mediteraneo estas la vojo de ĝiaj plej riĉaj kolonioj. Al ĝi konvenas, ke ĉi vojo estu ĉiam senobstakla. Se Nordafriko estus en la francaj manoj, Germanio aŭ alia potenca nacio, okaze de milito, per kelkaj submaraj ŝipetoj kaj kelkaj vaporaj distribuantaj eksplodilojn subakve, malpermesus trapasi iun ŝipon merkantilan (komerca). Pro tio imperialismo angla deziras, ke Hispanio daŭrigu, malforta nacio, la «posedadon». Pro tio «The Times» defendas la rajtojn hispanajn, t. e. la interesojn de la angla imperialismo. Chamberlajn tiom priokupiĝas pri la afero, atakante la pretendojn, pri Norda Ameriko, de kelkaj nacioj. La milito maroka daŭras kaj daŭros, nenia paco estiĝos, ĝis kiam proleta revolucio triumfos. Tiam ni ĝin finos.
For la rifana milito!!
— página 3 —
SENNACIULO — 3
El Hispanio
Nia hispana k-do, D-ro Fernando de los Rios, profesoro de juro de la universitato Granada, okaze de la ekziligo de alia profesoro en la Madrid’a universitato (s-ro Jimenez Asúa), sendis al la Diktatoro gravan dokumenton, el kiu ni eltiras sekvantan paragrafon:
«La decido eksterleĝa kaj sekve arbitra, alprenita de via moŝto kontraŭ la klera profesoro de la Centra Universitato en Madrido, s-ro L. Jimenez Asúa, decido kiu laŭ la hispanaj leĝoj korespondas parte al la tribunaloj kaj parte al la universitato mem, min instigas, ripeti antaŭ via moŝto la proteston, kiun mi pro sama kaŭzo devis formuli kiel civitano dum Febr. 1924 en la kazo de l’ neforgesebla majstro Miguel de Unamuno. Malfacile povas silenti antaŭ la perforto kontraŭ la juro tiu, kiu dediĉas sian vivon por eme kaj profesie laŭde disvastigi la respekton al ĝi ŝuldatan . . .
Pro la diritaj kaŭzoj, via moŝto, la subskribinto renovigas sian proteston firman, serenan kaj decidan kontraŭ la obstina perfortigo al la leĝigeco kaj solidarigas sin kun ĉiuj viktimoj de tia procedo, simbolitaj hodiaŭ en la persono de l’ vere glora profesoro Don Luis Jimenez Asúa.»
Granada, la 3. Majo 1926.
Fernando de Los Rios
Oni konas ankaŭ el privataj informoj (vi scias, ke en Hispanio la cenzuro estas tre severa) la kuraĝan proteston de l’ Ateneo, libera centro de la hispana intelektularo. Tiu dokumento entenas viglan peton pri libereco por la penso kaj por la vivo publika kaj protestas pro la kontraŭleĝa agado de la Diktatoro kaj ekziligo de l’ profesoro Asúa.
Nun, sekve, al la unuaj solaj protestoj de la laboristaro kontraŭ la hontiga diktatoreco kuniĝas tiuj de la intelektuloj, kaj Primo de Rivera vidos baldaŭ, ke oni ne povas daŭre regi perforte landon libereman.
Post ĉi tiuj indaj protestoj, la diktatoro, okaze de reĝa festo (17. Majo), liberigis profesoron Jimenez Asúa, jurnaliston J. Alvarez del Vayo, kelkajn advokatojn de Katalunlando kaj aliajn, sed publikigis novan ukazon dirante, ke de nun li havas rajton puni, tio estas, ke ĉiuj povoj estos ĉe sia mano.
Korespondanto
LNK
Sub tiuj ĉi misteraj literoj sin kaŝas la «brava» organizaĵo de latvaj faŝistoj — la latva naciula klubo. Fondita antaŭ 4 jaroj, ĝi promesis fariĝi vera timigilo por ĉiutendencaj laboristaj partioj kaj organizaĵoj, ankaŭ por alinacianoj, unuavice hebreoj. Junan organizaĵon subtenis ĉiuj supernaciuloj kaj iliaj gazetaĉoj, precipe per laŭdkrioj, ĉar eĉ por la «sankta» nacia afero la burĝo ne tre volonte elpoŝigas sian monujon — li preferas defendi sian patrujon per alies ŝvito kaj sango.
Tamen eĉ tiu aprobo de naciismaj aŭtoritatuloj promesis al novfondita organizaĵo brilan estontecon. Kaj vere — sekvis pompaj festenoj je malfermo de provincaj filioj, standardofestoj k. a., kiujn partoprenis militistoj el caraj bastonemuloj, ekskomunistoj-provokistoj, por sia pravigo bojantaj la laboristaron kaj similaj «aŭtoritatuloj», el kiuj konsistis ankaŭ diversŝtupa estraro de «grizĉemizuloj» (la sola distingo de italaj «nigrĉemizuloj»). En tiuj festenoj ne mankis ankaŭ la pastraro, kiu fervore «sanktigis» la standardojn kaj alvokis dian benon sur ekstermontoj de la laborista movado. La vicoj de l’ klubanaro mem konsistis el burĝaj buboj, 16—20 jaraj junuloj, forpelitaj el lernejoj, aŭ ankoraŭ lernantaj — por pravigi sian mallertecon per naciula laboro. Senpuneco allogis skandalemajn diboĉemulojn kaj la «sankta» laboro estis komencita. Laboro ja estas la sama en ĉiuj landoj — malhelpo al laboristaj kunvenoj per petardoj, diboĉado. Kaj difektado de elektraj lumfadenoj en kunvenejoj, bomboj en laboristaj gazetredakcioj kaj organizejoj, revolveroj ktp. La kulpuloj ja ĉiam restos «nekonataj», tion prizorgos la «aŭtoritatuloj».
Sed laboristaro tuj organizis kontraŭstaron al minacanta danĝero kaj post mallonga tempo je ĝia dispono estis bone organizita jun-laborista sportularo, kiu akompanas la laboristajn manifestadojn, gardas la ordon dum kunvenoj ktp. Ilian rolon pruvas la fortaj atakoj de l’ tuta naciula tendaro, insultanta la sportularon en komunismo kaj aliaj mortpekoj. En Februaro pasintjara, dum disdonado de flugfolioj je magistrataj reelektoj, en Riga surstrate estis mortpafita lab-sportulo k-do Mezak. Kelkaj naciuloj estis arestitaj, unu eĉ kun jus elpafita revolvero, sed fine estis liberigitaj pro «nesufiĉaj argumentoj». Tiu-ĉi dolorplena perdo ankoraŭfoje instigis la laboristaron al unuiĝo.
Vidante la organizitan kontraŭstaron, la klubo disfalas en plurajn unuojn, konkurantaj pri monopolo je naciismo — «akropolanoj», ligo de patriotoj k. a., malnovan titolon — L N K — konservas t. n. aktivuloj. Sed la naciisma deliro serĉas eliron kaj oni trovis ĝin alidirekten — subite kaj sinsekve eksplodis bomboj en redakcioj de burĝaj gazetoj — naciista kaj agrarula en Riga kaj agrarula en Jelgava. La naciistaj gazetoj kaj partioj kriis pri komunisma danĝero kaj en eksplodoj kulpigis la laboristaron. Sed esploro de parlamenta komisiono rapide trovis kulpulojn en vicoj de naciuloj mem, kies grupeto estis protektata de luterana pastro . . . Vere skandaloza afero, kiun la naciuloj mem embarasiĝas klarigi. La bombulojn oni arestis, sed ĉu la juĝistaro trovos la argumentojn sufiĉajn por akuzo? Dubinde | . . .
Dume la grizĉemizuloj ardas provoki la lab-sportularon al surstrata kunpuŝo por atingi malpermeson de ilia organizaĵo. Sed la sportularo evitas provokadon, la toleremo de l’ laboristaro ankoraŭ estas granda, nur ne forgesu, ke ĝi ne estos senlima — venos la tempo, kiam viaj grizaj ĉemizoj kaj nigraj agoj ne plu hontmakulos la latvan popolon, kiu de jarcentoj estas laborista.
Diogeno.
Trompado de ŝtataj salajruloj en Latvio
Ordinare la parlamentoj antaŭ sia foriro por novaj elektoj fariĝas pli malavaraj. Same ankaŭ pasintjare foririnta latva parlamento destinis 5,5 milionojn da latoj (1 lat. = 1 sv. fr.) por plialtigi salajron de ŝtatoficistoj, precipe de malsuperaj, kies staton la parlamenta plimulto konstatis pliboniginda. La distribuon de destinita sumo parlamento lasis al la registaro.
Kaj registaro dum interparlamenta periodo distribuis la monon laŭ biblia saĝeco, «donu al multhavulo sed de senhavulo forprenu la lastan», — aperis nova prisalajra leĝo, laŭ kiu 3—4 plej superaj kategorioj ricevis pliadtigon je kelkobla salajro de malsuperaj, 5—6 mezaj kategorioj je kelkaj latoj, sed restintaj dek malsuperaj kategorioj ricevis nenion, per artifikaj paragrafoj pri longdaŭra aldonpago ili estis eĉ plu trompitaj.
Ĉar la pliladtigo estis donita de jarkomenco, la superaj oficistoj ricevis grandajn sumojn, al aliaj registaro lasis «suĉi sian fingron», por malpli senti la malsaton. Sekvis incitplenaj apelaciadoj al registaro kaj parlamentaj partioj, sed neniu atentis la malforte organizitajn ŝtatajn salajrulojn — al pli organizitaj agoj, ja, ili ne estas kapablaj . . .
Nia oficistaro ĉion atendas de-supre, same ankaŭ ĉi-foje ĝi esperis atingi justecon en novelektita parlamento. Kaj vere, la socialdem. frakcio kelkfoje proponis leĝprojekton pri pli justa salajrigo, sed ĉiufoje ili estas rifuzataj de parlamenta plimulto, pro preteksta monmanko kaj, kvazaŭ, ankoraŭ malaltaj salajroj por superaj oficistoj, kiuj rilatas al malsuperaj kiel 1:10. Estas komparataj salajroj de diversgradaj altranguloj en cara Rusio kun tiuj en Latvio kaj de tiuj komparoj oni konkludas, ke salajroj de superaj oficistoj estas ankoraŭ pliadtigendaj, dum la malsuperaj jam kelkoble superas la salajrojn en cara Rusio.
Vere «scienca» argumentado, oni forgesis nur pri du malgravaĵoj: 1. kompari grandan Rusion kaj ĝiaj institucioj kun kelkdekono da ĝi estas iom . . . aroge kaj, 2. starigi caran salajro-reĝimon kiel modelon por demokratia lando estas iom . . . nekorekte.
Kaj la ofenditaj ŝtatsalajruloj mem forgesis la grandan veron, ke de-supre ili nenion ĝisatendos kaj sola rimedo por defendi siajn rajtojn estas en unuiĝo, ne sole en apartaj «oficistaj» organizaĵoj, sed unuiĝo kun la tuta laboristaro. Diogeno.

ĈIAM TRE ATENTE LEGU LA "OFICIALAN INFORMILON" (Vidu sur la lastan paĝon)
ĈIAM TRE ATENTE LEGU LA «OFICIALAN INFORMILON» (Vidu sur la lastan paĝon)
— página 4 —
4 — SENNACIULO
Proceso de la faŝismo en Francio
Jus finiĝis en Parizo grava proceso, pri kiu multe atentis franca proletaro kaj ankaŭ reakciaj rondoj. La 23. Aprilo, lastan jaron, okazis en 18. pariza kvartalo, bataloj inter komunistoj kaj faŝistoj (vidu «Senn.» n-o 34). 4 faŝistoj estis mortigitaj kaj pluraj vunditaj. Oni arestis 2 komunistojn, k-doj Clerc kaj Bernardon. La 20. Aprilon malfermiĝis ilia proceso, kiu daŭris du semajnojn. La advokatoj de la akuzitoj uzis 3 taktikojn. 1. pruvi, ke la du akuzitoj estas senkulpaj, 2. pruvi, ke la faŝistoj provokis la laboristan klason, 3. samtempe uzi la okazon por senvualigi la organizadon de la faŝismo en Francio.
Pri la unua punkto, la atestantoj estis tiel diversaj, ke unu kontraŭdiris la alian, kaj eĉ kelkaj kontraŭdiris sin mem. Pro tio oni ne povas aserti, ke la du akuzitoj estis kulpaj. La du aliaj punktoj, tio estas la politika parto de la proceso, estas por ni plej interesaj, ĉar tie oni vidas, kiel faŝismo iom post iom organiziĝas en Francio. La advokatoj de la akuzitoj, (kompartianoj) kunigis ĉiujn agadojn de la faŝistoj de post pli ol unu jaro. Jen kelkaj el tiuj agadoj.
Unu semajnon antaŭ la bataloj pri kiu juĝas la proceso, 500 junaj armitaj burĝoj alvenis ŝarĝaŭtomobile en Sèvres (apud Parizo) por perforte forĉasi laboristojn el publika kunveno tie okazanta. La morgaŭon, faŝista jurnalo «La Libereco»(?) raportis triumfe pri tiu «patriota mobilizado», kiu plensukcesis (efektive). Alia grava afero estis arestado, ĉe la belga landlimo, de francaj industriestroj, konataj kiel membroj de reakcia asocio; ili kaŝe portis el Belgio militajn pafilojn. Por kiu celo? Cetere, ili ne estis kondamnitaj.
Alian fojon, dum kunveno, policistoj esploris la poŝojn de 35 membroj de reakcia asocio «Franca Agado». Ĉiuj estis armitaj per revolveroj. Mildaj estis la kondamnoj!
Antaŭ kelkaj monatoj, k-do Sadoul, konata membro de kompartio, parolis dum publika kunveno; la junuloj de «Franca Agado» penetris en la ĉambregon, pafis per revolveroj, vundis kelkajn ĉeestantojn kaj tiel disrompis ĉion en la kunvenejo.
Pluraj aliaj aferoj estis detale raportitaj de la advokatoj, kiuj tiel pruvis, ke faŝismo estas ja provoko al laborista klaso. —
La gvidanto de la t. n. «patriotaj junularoj», s-ro Taittinger, deputito ĉe la parlamento, parolis ĉe la proceso kiel atestanto. Unu el la advokatoj provis klarigi al li, ke efektive li estas faŝisto, sed li ne volis tion konfesi. Li respondis, «mi ne estas faŝisto, mi estas nacia respublikano-patrioto»! Li ne kuraĝis akcepti la faŝistan titolon, sendube, ĉar ĝi rememorigas pri tro da sango. El la defendant-atestantoj, kiuj parolis kontraŭ faŝismo, mi povas citi Henri Barbusse, Profesoro Langevin, Sèverine, George Pioch kaj multajn aliajn maldekstrulojn, kiuj vigle denuncis la faŝismon, kiel danĝeron kontraŭ la laborista klaso.
Fine, malgraŭ minaco de faŝista gvidanto, kiu skribis en sia jurnalo: «se oni ne kondamnos, ni mem faros tion», k-do Bernardon estis senkulpigita, kaj k-do Clerc malliberigata dum 3 jaroj.
Dum la tuta proceso, la prezidanto pruvis ankoraŭfoje, ke homo estas neniam senpartieca, li gvidis la debatojn kiel reakciulo, ĉar sendube tia li estas.
Tiu proceso estis tre utila, ĉar ĝi atentigis la proletojn pri la naskiĝanta franca faŝismo; sed ĝi montris ankaŭ, ke tiu faŝismo ne estas tre grava. Sendube ĝi povas graviĝi, sed tio okazos nur, se dum venontaj krizoj la laboristoj ne kontraŭagos.
Ru. 835.
Lia reĝa moŝto Caro Nikolaj III. — li vivu!
«Caro Samodzierĵavny (memreganto), ĉiopove reganta tutan, nedispartigeblan rusan teron — li vivu por ni! Hurra! Hurra!»
Ĉi, delonge atendita ekkrio fine ekaŭdiĝis en Parizo la 8. Aprilo je Ĝeneral-Nacia Kongreso de Rusaj Emigrantoj.
En pozo je «smirno» bruovacie la kunvenintoj rezoluciis proklami estintan grandan princon Nikolaj Nikolajeviĉ — caro de Rusio.
Do, estas jam Caro Nikolaj III., se ankoraŭ ne sur trono en Kreml aŭ en Petrograda Vintra Palaco — do sur la trono konstruita dume en Parizo de rusaj bankistoj, fabrikistoj, kiujn tedas jam plua diboĉado en parizaj kabaretoj kaj drinkejoj, sopirante je . . . patrio.
Monarĥismo ne mortas tiel rapide kaj facile. Ja en sama Parizo, kie antaŭ 134 jaroj okazis vere granda festo, kiu faris Parizon dua patrio de ĉiu liberec-movado (ni parolas pri senkapigo de reĝo Ludvik XVI.), en sama Parizo estas nun monarĥisttendaro, havanta sian reganton, sian presorganon, siajn oratorojn kaj kompreneble . . .
Ke monarĥismo ne malaperis en Prusio — post forpelo de granda komedianto Vilhelm, ke en Hungario kun eta reĝa krono atendas kun tremo en koro la falsigistoj de 1000 fr. fr. — ankaŭ estas komprenebele.
Vivis do ankaŭ rusa monarĥismo. Estas nur novaĵo, ke kun ĉiuj ĉi ratoj, ĉiuj ĉi aĉuloj, el kiuj konsistas rusa reakci-tendaro, kiu elsuĉadis sangon de rusa popolo dum tiom da centjaroj — tiu ĉi tendaro videble opinias, ke fine alproksimiĝis la tempo por publika proklamo de siaj postulatoj. Certe estas, ke bienuloj, kiuj sopiregantoj je sia «sankta tero» laŭ speco de fama Martov III., bankistoj kaj fabrikantoj, kaj profesiaj «vieŝateli» (pendigistoj) laŭ speco de Trepov, sentas, ke vento blovas en ilian direkton. Videble degenerito N.N. ne opinias necesa, resti plu en «neŭtrala rezervo». Je okuloj de tuta Eŭropo li akceptis la kronon el manoj de siaj reĝaj klaŭnoj, «savantaj sian sanktan patrion», kaj dancantaj ĉirkaŭ sia ora bovido . . .
Ĉar bonvolu nur aŭskulti, kiel fidelregate turnis sin al N. N. rusaj patriotoj, kiuj en la plej grava momento por ilia patrio forkuris, kiel ratoj el dronanta ŝipo al eksterlando kaj venigis kontraŭ Rusio fremdajn armeojn.
«Via Imperiestra Moŝto, la eksterlima kunveno de patriotaj reprezentantoj salutas en Lia Imperiestra Moŝto la portanton de rusa ŝtatideo kaj aŭreoligitan per gloro ĉefestron de rusa militistaro, alvokitan de post unuaj tagoj de suferigaj travivadoj por Rusio al defendo de sankta afero de nia patrio.
La kunveninto estas konvinkita, ke je unua vorto, ke je unua signaldiro de Via Imperiestra Moŝto ĉiuj rusoj senhezite helpos liberigi nian patrion.
Dio ĉiopova inspiru vin en Via laboro por savo kaj revivigo de Rusio.»
Respondo de «Lia Imperiestra Moŝto» estis efektive historia.
«Teruraj estas suferoj de rusa nacio, humileco kaj malhonoro de Rusio, persekutado de religio kaj «cerkvo» (preĝejo) grekokatolika. Estus malhonore plue silenti kaj min ŝatas via preteco helpi min savi patrion . . .
Fidante je helpo de dio ĉiopova — alproksimiĝu la horo de savo de Rusio.»
Do sankta triunuo: «Memregado, grekokatolika eklezio kaj nacionalismo».
Meritas tamen atenton unu punkto: degenerita «monarĥo», kiu revas ankoraŭ pri la orfigita trono, jam hodiaŭ piedpuŝis siajn adorantojn per sia soldata botego. Ĉar li ja diris, ke ne estas ilia afero paroli pri estonta sorto de Rusio (tio ĉi ja odorus laŭ parlamentarismo!). Ili devas pensi nur pri «restaŭrigo en Rusio de leĝoregado kaj ordo». Vieŝateli (pendigistoj) neniam ŝanĝas nek siajn plaĉojn, nek sian lingvon — eĉ ti-kiam ruliĝis en sangokotejon kronita kapo de lasta Nikolĉjo.
Post la referato de princo Oldenburg oni akceptis alian rezolucion, kiu komencas per jenaj vortoj:
«Sovet-Registaro» reganta nun sur «la detranĉita (urezanuoj) teritorio, kiu apartenas al rusa imperio ktp.«
Do jam hodiaŭ ne ĝenas ĉi ratoj malkaŝe paroli, ke hodiaŭa Rusio estas tro malgranda, alivorte, ke ĉi novaj ŝtatoj (Polio, Litovio, Finnlando ktp.) devas esti reigitaj sub sceptron de unu «nedividebla» moskva monarĥio.
Post ĉio ĉi restas al ni nur ripeti vortojn de poeto: «Diboĉu, diboĉu aĉuloj!»
Vi ĝisatendos ankoraŭ la grandan feston de tuthomaro kaj per sia dancaĉado kaŭzos senkapigon de lasta kaj vera via povestro — de Ora Bovido!
«Diboĉu, diboĉu aĉuloj!»
J. K. (el Przedjutrze) Trad. H. Hola
— página 5 —
SENNACIULO — 5
INTER NI
La nacieca spiritostato estas tiom profunde enradikiĝinta en ni mem, ke ĝi montriĝas spontane kaj diversmaniere, eĉ ĉe malnovaj SAT-anoj.
Nur unu ekzemplon!
Ne malofte oni povas legi jenan esprimmanieron: «En nia lando okazis ĉi-tio kaj tio …» Nu, ĉu tia diro ne estas evidenta signo, ke la skribinto sin konsideras (eble senkonscie) ligita spirite kaj anime al «sia» lando? Se ne estus tiel, li dirus prefere: «En Francio, Turkio aŭ Japanio okazis ktp…», laŭ tio se li loĝas en unu aŭ alia el tiuj landoj.
— Eble vi pravas, flustras al mia orelo k-do el Moskvo. Tamen ŝajnas, ke rilate Sovetion vi almenaŭ eraras. Ni ja rajtas paroli pri «nia lando», tial ke ĝi estas liberigita el sub la jugo de l’ kapitalismo.
— Ni ne disputu pri tiu lasta aserto. Mi nur kredu kaj konsekvence respondu: Se vere Sovetio, la sesono de l’ mondo, fariĝis la proprajo de la tiea laborularo, ĝi do ne povas esti «lando», laŭ la generale uzata signifo de l’ vorto. Ĝi estas Ŝtato al kiu devas senti sin kore ligita ĉiu revoluciulo en la mondo, indiferente, ĉu li loĝas en Lisbono, Pekino aŭ Melburno.
Sekve, ankaŭ vi, moskvano, leningradano k. a. malprave parolas pri via lando.
Ni penadu konformigi la vortojn al la realo. Ĉiurilate ni liberiĝu el la nacieca influo. Nur patrioto, naciulo povas logike paroli pri sia lando. Nenial kaj neniam simile parolu sincera kaj konsekvenca sennaciemulo. Iuelie
Kooperativismo
La laboristaro tutmonda ĝemas sub la jugo de ĉia privatkapitalista trouzado. Ĝi ege laboras por la liberigo el tiu ĉi ĉeno, provas insiste transigi la privatkapitalistan ekonomiordon al la komuna pere de la organizacioj, kreitaj per ĝi. Ĝi ekkonis, ke nur unueca densarigo de la proletaro tutmonda alproksimigos ĝin al la celo. Kiel gvidanta stelo sur la vojo al la komuneco de la popoloj, al la granda intergefratiga mondfamilio, aperis Esp-o. Nur per ĝi estiĝos la komuneco de la popoloj, kiu tiam celados fincelon.
Sed bedaŭrinde dum tiu ĉi celado oni preskaŭ tute malatentas la plej gravan rimedon, la amasigon de la konsumantoj al la kooperativo. Nur per ĝi la transigo de la ĝisnuna ekonomia ordo al tiu de ni dezirata estas ebla, ne ekzistas alia vojo. Ĉio, kio apartenas al kooperativo, tio estas komuna posedaĵo de tiuj, kiuj estas aĉetantaj anoj. Ju pli da aktivaj anoj, des pli ampleksa la kooperativo, des pli multe da propraj produktejoj. Tiam la profito ne plu fluas en la poŝojn de unuopaj personoj, akciuloj ktp., sed servas al la komuneco. Tiam la ekonomiaj fortoj delokiĝos al nia favoro kaj devigos pli kaj pli la komercistaron kune kun la ofte senlaborema, diboĉema fabrikistaro, ankaŭ labori. Ĉio tio tiam estos direktata al la komuneca mastrumado, kion senpripense nun la konsumanto, kies aĉetoforto kalkulas miliardojn, refluigis en la manojn de siaj ekonomiaj kontraŭuloj. La konsumanto, ni mem estas ĝi, nur havu la volon, utiligi sian konsumforton per firmligita organizaĵo. Tiu estas la irebla vojo, certe kondukanta al nia celo.
Tiun ĉi penson internacie progresadigi, devas esti la tasko de la internacia, precipe esp-ista proletaro, agema por la efektivigo de la komuneca ideo, kies interligiloj estas SAT kaj «Senn.». Grupoj en ĉiuj landoj, serioze diskutu tiun ĉi gravan demandon kaj kunhelpu. Pripensu, ĉu estas pli bone, aĉeti viajn bezonaĵojn ĉe la privata komercisto, do redoni vian penige perlaboritan salajron al la privatkapitalistaro, aŭ ĉu estas pli bone, alporti vian salajron al la kooperativo, kie ĝi laboras por via celo.
Gek-doj el ĉiuj landoj kunhelpu akceli, pritrakti tiun ĉi gravan branĉon de la tutmonda laborista movado en nia interligilo «Senn.». Sendu viajn opiniojn kaj sciigojn pri la kooperativa movado de via lando al SAT-ano 2394. W. W.
EKSTER NI
La Redakcio de «Senn.» opinias nenecese konigi al ties legantoj, ke la 18. Aprilo okazis en Varsovio la malkovro de l’ Zamenhofa Monumento. Kredeble ĝi havis bonajn motivojn por tio kaj neniel riproĉi mi intencas. Tia riproĉo ja ne estus eŭtrapeleca, ĉu ne?
Sed tamen estas miaopinie sciiginda la fakto, ke okaze de tiu solena ceremonio la memoro je nia Majstro estis grave insultata.
Iu sinjoro (L. K.¹), li ne forgesis sciigi pri sia titolo en sia dirajo) en la nomo de Pola Instituto de Esperanto «metis florojn kun nacikoloraj rubandoj kaj priskribis la grandajn meritojn de nia Majstro antaŭ sia patrujo per la disfamigo de Polujo kiel lulilo de Esperanto».
Ĉu do mi troigis, dirante, ke oni insultis al la memoro je la aŭtoro de nia lingvo? Ĉu ne estas insulto, la ago kaj diroj de tiu s-ro (L. K. — ni ne forgesu citi lian titolon — mi ja ne volas ĉagreni lin), kiu malaltigis la grandan verkon de Zamenhof ĝis la fiservado por patriotaj celoj?
Vere ĉe tia konstato mia bonhumoro eŭtrapelisma foriĝas….
Eble estis por eviti al mi tiun malagrablaĵon, ke la Redakcio de nia gazeto silentis pri la okazintaĵo. Se tiel estas, mi do danku pro la intenco. Bedaŭrinde mi devas kontraŭvole legi neŭtralajn gazetojn kaj tiele eksciis pri la insulto farita de patrioto (L. K.) al nia karmemora Majstro.
La ujo por poloj, kie hazarde naskiĝis la genia aŭtoro de l’ internacia lingvo, vere famiĝas pli kaj pli, pro la faroj de s-ro Wiesenfeld. L. K., ne forgesu. Eŭtrapel.
¹) Lingva Komitatano.
Stranguloj!
Dum la malferma kunsido de la 15. Germana Esperanto-Kongreso en München salutis la ĉeestintaron en la nomo de la Innsbruck-a samideanaro «samideano», vestita per militistaj vestaĵoj, ornaminta la heroan bruston per diversaj ordenoj kaj flanke portanta sabron. — La kaŭzo: Samtage en München okazis la germanaŭstria kamaradeca tago (militistsence) kaj ĉi-tagon la samideano uzis por veni al München kaj propagandi Esp-on! Nun, Esp-o certe venkos, ĉar la samideano, ĉapon alten tenante vokis: «Vivu Esperanto»! — Esperanto multobligata per militisteco nepre feliĉigos la homaron?! — Ĉu ne strange? — Rebo 1810
≡ KRONIKO ≡
Anglio
Londono. La Esperantistaro bonvole notu, ke la Lab. Esp-a Presservo momente ne funkcias. I. Glaser ne plu estas responda: Estonte ĉiuj komunikoj estu provizore adresitaj al la sekretario de la klubo mem. W. Chatters, 8, Elgin Terrace Maida Vale, Londono W 9. Esp. artikoloj aperis en Sunday Worker, 1. Majo kaj en Lansbury’s Weekly, 1. Majo. 3398
Aŭstrio
Badena konferenco de ALLE subaŭstria parto. La konferenco okazis la 9. Majo en Baden. Ĝi estis bone vizitata. Ĉeestis ĉ. 150—180 partoprenantoj. La provinco estis sufiĉe reprezentita kaj ni konstatas kun ĝojo, ke la lab. esp. mov. disvastiĝas tie ĉi. Profesoro Simon malfermis la konferencon kaj poste ni estis salutitaj de la badena soc. partio kaj lab. hejma estraro.
La konferenco en tre serioza kaj interesa formo estis aranĝita kaj estis plene da debatoj, kiuj tre interesis la ĉeestantaron. Ni SAT-anoj ankaŭ estis reprezentita de 40%.
Ni en la formo de la konferenco koreĝe salutis la anglajn strikantajn kamaradojn kaj deziris al ili grandajn sukcesojn.
Pri nia gazeto kaj pri «Senn.» estis grandaj debatoj kaj ni SAT-anoj esprimis, ke ni ja ne volas krei ian grandan gazeton per nia «La Socialisto», ĉar ni ja havas nian gazeton «Senn.», kio sufiĉe kontentigas nin, ni nur volas, ke en la gazeto estu la landaj organizaj raportoj kaj iomete la eksterlandaj; ĉar ni ne povas ĉion legi en «Senn.», kio okazas en la laborista movado.
La konferenco elektis kamaradon Schmidt kiel subaŭstrian reprezentanton.
Ni varbis novajn SAT-anojn, kion vi ja povos poste konstati.
Kun plena kontento finiĝis la konferenco kaj ni marŝis tra la urbeto sub niaj, per verda stelo ornamitaj, ruĝaj standardoj, kaj ekskursis en la ĉirkaŭajon de tiu ĉi bela urbeto. E. B. 6913
Ĉekoslovakio
Plzen. Laborista Ligo Esperantista en Ĉekoslovakio, centro Plzen, decidis dum sia komitata kunveno sendi al ĉiuj lab. societoj esp. kaj al ĉiuj lab. esp-istoj, kiuj ne estas ĝis nun organizitaj demandilojn, kiamaniere antaŭenpuŝi esp-istan movadon inter lab. en Ĉekoslovakio. Multaj gek-doj estas ankoraŭ en burĝaj societoj kaj ĉefe tiujn ĉi ni petas, ke ili aniĝu ĉe LLE. Multaj estas ĝis nun neorganizitaj, kio malutilas al nia afero. Ĉiuj gek-doj sciigu siajn adresojn al super nomita «Ligo».
Laborista societo esp. Plzen I aranĝas kursojn por komencantoj kaj progresintoj, entute 60 ĉeestantoj, kiuj deziras korespondadi kun fremdlandaj gek-doj. Gvidanto k-do Pešek. Societo solenas nunjare 15 jaran
— página 6 —
6 — SENNACIULO
ekziston. Okazos solena ĝenerala kunveno, vespereto, granda ekspozicio en kiu estas petitaj fremdlandaj societoj prunti esp. propagandajojn. Ekspozicio okazos Julion kaj estas eble ĝin viziti al ĉiuj esp-istoj en respubliko. Pešek
Francio
Bourges. Ĝis nun en Bourges lab. klaso estas bone organizata. Oni traktis neniam pri la internacia lingvo, sed iu k-do, loĝanto en Bourges de unu jaro kaj sola lab. esp-isto en tiu urbo konvinkis kelkajn k-dojn pri la grandega utileco de la internacia lingvo por la proletarioj kaj nun oni decidis aranĝi kurson en popoldomo. Sed por gvidi kurson mankis profesoro. Oni faris malmulte da propagando, sed tamen al tiu kurso partoprenas dekunu k-doj, kiuj kune edukas sin, laborante kuraĝe. Mi opinias, ke baldaŭ oni fondos grupon de SAT ĉi tie, kiu certe pli fortiĝos. SAT-ano 5820
Cette. La propagandkonferenco, organizata je la 14. 4. 26, de la lab. esp. grupo, tre bone sukcesis.
K-do Salan, SAT-ano, klarigis sukcese la sekvantan temon: Esperanto, internacia lingvo kaj proletarioj.
La kurso daŭradas kaj la Cette’aj laboristoj uzos baldaŭ Esperanton. Jam unu membro el ELG, aliĝis al SAT. Baldaŭ aliaj k-doj aliĝos.
Resume, la konferenco de k-do Salan revigligis la ardon de la k-doj en la Cette’a grupo kaj propagandis sukcese esperanton. A. C. (6659)
Mouvaux. Nia movado fariĝas vigla en nia malgranda urbeto Mouvaux. En la norda parto de Francio fondiĝis la 16. Majo SAT-rondeto. Ni estas jam 10 membroj kaj ĉiuvendrede okazas kursoj, kiuj estas gvidataj de k-do Veirman. Ĉiu membro faros sian eblon por multe propagandi, ĉu en laborejo ĉu en sia rondo. Por la korespondado kaj por sciigoj skribu al: Esperanto-servo ĉe Soën, 130, rue de Tourcoing, Mouvaux, Nord-Francio.
Por SAT-rondeto H. Veirman (5294)
Saint-Etienne. Nia grupo, unu el la pli malnova de la regiono, ekriĉiĝis kaj fortikiĝis per fermo de kurso, malfermita komenco de pasinta Novembro. Novaj lab. esp. ĉeestas kunvenojn okazantajn ĉiumerkrede je la 20a horo, ĉambro 112, cours Victor-Hugo; entute 14 kamaradoj. Baldaŭ nia kerno interrilatos kun unu grupo ĉiulanda; ĉiuj membroj pensas, ke tiel estas bonega elvivigo. (126)
Germanio
Chemnitz. De la 13. ĝis 16. Majo 1926 okazis en Ch. ekspozicio de Kleriga Kartelo Laborista. La ekspozicion partoprenis: Liberpensuloj, stenografistoj, filatelistoj, akvorioamatoroj, fotograf-amatoroj, Radio-amatoroj kaj multaj aliaj klerigaj specoj el la laborista movado, kaj kompreneble ankaŭ la esperantistoj.
La parto por Esp-o estis tre bone aranĝata: Jam je la komenco staris sur verda piedestalo grandega terglobo 1.90 m., ĉirkaŭita de ruĝa rubando kun surskribo «Esp-o». Sur la terglobo estis Radiosendturo, dissendanta Esp. prezentajojn. Tabeloj kaj afiŝoj montris la konstruon de Esp-o. La tuta materialo estis montrata en 6 fakoj, nome: 1. Komerco, interkomunikado, foiroj, turismo ktp. 2. Literaturo, instruiloj, gazetoj ktp. 3. Radio. 4. Korespondado. 5. Esp-o en la servo de la laboristaro. 6. Specialaj fakoj: liberpensuloj, filatelistoj, abstinenculoj, sportuloj, ŝako, militservo – kontraŭuloj, junularo kaj Esp-o ktp.
La ekspozicio estis tre bone vizitata de la laboristaro de Ch. kaj ĉirkaŭaj lokoj, eĉ el la malproksimaj lokoj alvenis delegitoj de lab. organizajoj, por viziti kaj studi la ekspozicion.
Dimanĉon la 16. Majo, okazis en Ch. ekzamenoj por kursgvidantoj. Partoprenis 10 gek-doj. La ekzamenkomisiono de la Esp-o-Instituto por la Germana Respubliko konsistis el s-ro prof. Fritz Wicke, s-ro superinstruisto Oskar Melzer, kaj k-do Franz Leuschner, nomita ekzamenkomisaro de la Esp-o-Instituto antaŭ kelkaj semajnoj. La komisiono ekzamenis ĉiujn fakojn, kaj juĝis juste. Ok el la partoprenintoj sukcesis. Inter ili estas 5 SAT-anoj. K-dino, okupanta sin pri Esp-o nur de post 20 monatoj, ankaŭ bone sukcesis.
Polio
Lublin. Post intertrakto de k-do H. Halpern kun la Estraro de Lublina Profunuiĝo de Metalistoj, tiu ĉi lasta en sia kunsido la 8. Majo konsideris necesan de Esp-o kiel lingvo internacia kaj decidis subteni nian movadon per aranĝo de kurso. Enskribiĝis 15 laboristoj. Inter lernantoj estas ankaŭ unu estrarano, k-do Banaszek. La kurson gvidas k-do H. Halpern.
Kamaradoj kaj esp. lab. organizajoj! Por instigi la Estraron de supremenciita profunuiĝo al plua agado en tiu ĉi direkto, bonvolu skribi salutleterojn senpere al: Zarzad Zwiazku Zawodowego Metalowców, Lublin (Polska), Zamojska 10.
≡ RECENZEJO ≡
Libroj
Bukedo 2. volumo. Reviziita de Zanoni. Eldonejo: T. & H. Jung, Horrem bei Köln. Formato: 12 × 18 cm, 78 pĝ. Prezo: 0,50 mk. germ.
Tiel nomiĝas libreto, en kiu troviĝas kolekto de 13 literaturajoj originalaj kaj tradukitaj de diversnaciaj aŭtoroj. La rakontajoj estas interesaj kaj legindaj. Ĝenerale, la enhavo estas bona kaj senerara. Yerk
Wörterbuch Esperanto – Deutsch. D – ro Emil Pfeffer: Eldonejo: Tagblatt-Bibliothek, Wien. Formato: 12×18,5 cm, 46 pĝ., prezo nemontrita.
Ĝi enhavas krom ĉiuj oficialaj vortradikoj (signitaj per steloj) ankaŭ fakesprimojn. Tre laŭdinde estas, krom la oftaj klarigaj aldonoj de anat. arch., astr., ktp. precipe tiuj de intr. kaj tr. (intransitiva kaj transitiva). Tion tre ofte la esp-istoj ne scias diferencigi. Ĝenerale la libro adaptiĝas al la kutimaj eldonoj, en kiuj mankas la sufiĉaj derivajoj. Ĉiam pli sentebliĝas manko de vortaro simila al Kabe pli kompletigita. F. C. R.
La Panne. Eldonita okaze de la XV. Kongreso de Belga Ligo Esperantista. Formato: 12×18½ cm, 8 pĝ., Prezo nemontrita.
La Panne, banloko en Belgio. Ĉi-gvidlibreto en Esperanto kun kelkaj ilustrajoj, priskribas en mallongaj skizoj la belecojn de la suda parto de belga marbordo. Bona gvidlibreto por tiuj, kiuj havas monon por ripozi je marbordo, bedaŭrinde ni proletoj ne povas viziti ĉi tiun banlokojn. Klara
Internacia Esperanta Stenografio. 1. parto: korespondada skribo, 2. parto: raportista skribo. Hektografitaj lernolibroj. Formato: 10×16 cm. Prezo: 2 fr. svis. Havebla de la aŭtoro: S-ro Dyba, Berlin-Niederschönhausen, Moltkestr. 4.
Paroli pri valoro de stenografio ne estas necese. Sufiĉas diri, ke ĉi tiu sistemo estas facile lernebla. Sur konciza loko la verkinto donas la necesajn klarigojn. Granda aro da sigeloj ebligas ŝpari multe da tempo kaj loko. Yerk
Gazetoj
Represis el «Senn.»: «Arbeiter-Zeitung, Frankfurt a. M., n-o 88, 16. 4. 26: «Novaj triumfoj de Esp.» «Esp. kaj la finnlanda registaro» IR («Senn.» 81). «La Dogumentation Catholique», Paris, n-o 30, 30. 1. 26: «La sindikatmovado tutmonda» («Senn.» 62). «Väst Svenska Ku-
Pri persa revolucio 1908—1910
En mezo de Kazvin troviĝas malgranda citadelo, kiu estis restadejo de guberniestro, kie staris ĉirkaŭ 500 sarbazoj (piedregimentoj pafistaj). La urbo mem estas ĉirkaŭata per ŝtonmuro kun kvar pordegoj; ĉiu flanko havis unu pordegon. Sur la ŝoseo de Rescht en distanco de Kazvin 8—10 kilometrojn precize same kiel en bieno Sultan-Abad, staris militrajdantoj, ĉirkaŭ 300 personoj, kiuj atendis alveturadon de Revkom. Proksime de Kazvin Revkomrajdantoj partiĝis en kvar grupetoj kaj samtempe tra ĉiuj pordegoj enveturis en urbon. Kaŭzata de tio senorda aerpafado kaj granda tumulto per tio same terurigis tutan loĝantaron. De flanko de Rescht speciale moviĝis ĉirkaŭ 80 rajdantoj, kiuj detenis atentajn gardistojn, kaj okupis per pafado. Dum tiu tempo la rajdantoj komencis senarmigi la gardistojn kaj solajn sarbazojn kaj pafilojn transdonadis al aliuloj dezirantaj partopreni kaj helpi al Revkom. Multe da tempo estis uzita por la konkero de guberniestra restadejo, ĉar enpenetri tien estis tro malfacile, tial ke ĉiuj eniroj estis baritaj kaj garditaj de sarbazoj. La muron oni trabatis per la bomboj kaj grenadoj kaj en trabatitajn truojn oni devenigis per pafado sarbazojn, kiuj estis tie starigitaj kiel gardistoj. Tiel forta estis pafado, ke trunkoj de pafiloj tro varmegiĝis kaj bezonis malvarmigi ĝin per malvarma akvo. Kaj nur kiam oni traboris en muro pli grandan truon oni komencis pli forĵeti la bombojn kaj ekbruligi la konstruajon en la citadelo. La sarbazoj ekvidis, ke ĝi nenie ricevadis helpon de siaj militrajdantoj, forĵetinte la pafilojn kaj surligis sur la stangoj blankajn tukpecojn leviĝinte siajn manojn ekkriis «Zendabad-muĝehid» (vivu revoluciuloj). Nur kiam oni estis preninta la restadejon de guberniestro, la revoluciuloj rapide returnis al siaj rajdantoj, kiuj daŭrigis interpafadon kun la militrajdantoj de administraro en distanco 6—8 kilometroj de Kazvin al Rescht. Pro proksimiĝo de revoluciuloj al Kazvin la regimentoj de administraro tuj ĉesis sian bataladon kontraŭ la revoluciuloj kaj retrodonis siajn armilojn. Per tia maniero estis farita ekokupo de Kazvin.
Dum sekvanta tago ekokupo de Kazvin el Rescht alvenis ĉefstabo de revoluciuloj kun ĉefkamarado Efrem kaj riĉulo Sapeĥdar.
IV. La okupo de Teherano
Post la starigo de revolucio, reĝimo en la Kazvin kaj Endjumenon (municipaliteto), juĝej kaj militistorganoj (Mahlie-, Nazmie) oni instruis memvolajn amasojn da homoj, kiuj deziris helpi al Revkomo por urĝa alveno al Teherano. En Teherano estis armeo de la Mohamed-Ali Ŝah sub la komando de generalo Ljahov taĉmento de kozakoj (2000 personoj) kaj aliaj kun kanonoj. Je la distanco 100 km laŭ vojo de Teherano al Kazvin en urbo Kereĝo disvastiĝis armeo de Ŝah kaj gard-
— página 7 —
SENNACIULO — 7
riren«, Göteborg, n-o 6: «Dekadenco de la germ. kapitalismo» («Senn.» 16); n-o 9: «La vivo inter la soldatoj en Ĉekoslovakio» («Senn.» 21); n-o 10: «Kion aŭdu ĉiu proleto» («Senn.» 19); n-o 13: «Mizero de infanoj» («Senn.» 19); n-o 15: «La pola registaro nutras la senlaborulojn per grenadoj» («Senn.» 20). «Ruhr-Echo», Essen, n-o 89, 17. 3. 26: «Alvoko al la kom. junularo» («Senn.»). «El Socialista», Madrid, n-o 5, 381, 4. 5. 26: «Notoj pri la sesa SAT-Kongreso» (F. Azorin) el «Sennaciulo». «Signalen», Stockholm, gazeto por fervojistoj enhavas ĉiunumere Esp.-angulon, gvidata de la asesoro de IAEF., k-do parlamentano Ernst Eriksson. En la du lastaj numeroj ni trovis tradukajojn el «Senn.», nome en n-o 17, 29. 4. el «Senn.» n-o 29, art. «Esp-o kaj finnlanda registaro», kaj en n-o 18, 6. 5., art. el «Senn.» n-o 27, «Konsekvencoj».
Represis el la «S. R.»: «La Revista Bianca»: «La batalo inter la marksismo kaj anarkismo dum la rusa revolucio!» («S. R.», Junio 1924). «De Tribune», Amstel, Holando, n-oj 161, 162, 163, 164, 165, de 10., 12., 13., 14. kaj 15. Aprilo 1926: «Festo de laboro kaj paco» de Izgur el «S. R.», 19—20, Aŭg.-Sept. 1924.
Represis el div. gazetoj: «The Record», Londono, n-o 57: «A Step Forward!» (Paŝon antaŭen). «Lansbury’s Labour Weekly», Lansbury, 1. 5. 26: «Internaciaj pensoj je la Majfesto!» «Sunday Worker», 2. 5. 26: «What is SAT?» (Kio estas SAT?). «Int. Transportarbeiter- Föderation», Amsterdam: «Esp-o kaj scienco! Esp-o kaj la preso! Esp-o kaj la foiroj! Esp-o kaj Radio! Esp-o kaj la laborista klaso!» «Signalen», Stockholm, 15. 3. 26: «Artikolo pri Esp-o kaj SAT». «Revista Popular», Cordoba, 15. 4. 26: «Pablo Iglesias».
SAT-rondo Essen pri la Esperanto-Fibel.
En ĉiuj kursoj de la SAT-anoj de Essen oni instruas laŭ «Petro», per kiu la kursanoj sufiĉe sciiĝas pri SAT kaj ĝiaj celoj. La Esp-Fibel estas nur preparilo, por ŝpari la multajn klarigojn, kiuj komence estas necesaj por instrui laŭ «Petro».
En la nomo de la SAT-rondo Essen J. Burger (601).
VARBU ABONANTOJN POR SENNACIULO POR PLI FIRMIGI ĜIAN EKZISTON
Blinduloj
«Baldaŭ veturas Sovet-Union la redaktoro de madrida jurnalo «Blinduloj» — Antonio Gervas, por raporti pri organizado de Internacia Asocio de Blinduloj. Antaŭ ne longe li jam faris raporton pri tiu-ĉi temo en Parizo.
Kiel konate, internacia lingvo Esperanto trovis jam multegajn adeptojn inter blinduloj. Tial Esperanto povas doni konkretan gravan utilon al Blindulinternacio. Ĉe SAT kiel eble plej rapide ni devas organizi Blindulsekcion, kaj tiu sekcio senprokraste devas proponi al k-do A. Gervas siajn praktikajn servojn. Niaj madridaj k-doj tuj devas atentigi A. Gervas pri SAT. H. Frank, Leningrad
KORESPONDADO
TARIFO
Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.
MALLONGIGOJ, L.— letero. PK — poŝtkarto. PI — poŝtkartoj ilustritaj. PM — poŝtmarkoj. bfl. — poŝtmarko sur bildflanko. k. ĉ. l. — kun ĉiuj landoj. esp-ajo — esperantajo.
Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
Aŭstrio
— K-do Karolo Wiedemann, Quellenstr. 136/36, Wien, X, dez. interŝ. belegajn PI de urbvidindajoj k. ĉ. l. Resp. honeste garantiata.
Ĉinio
— K-do Sij Hsuhenjao, The Chinese Student department, Tun Wen College, Shanghai, dez. koresp. pri socia vivo k. lab. movado de ĉ. l. Resp. nur al seriozaj korespondantoj.
Germanio
— Lab. Esp. Grupo «Unueco» Somerau, dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l., L, PI, Esp-gaz. Ĉiam resp. Adr.: K-do Otto Michel, Sommerau n-o 30, b. Reibersdorf i. S.
— Esp. Sekcio inter «La Naturamikoj» dez. koresp. k. ĉ. l. Adr.: Felix Hans, Hauptstr. 6, Glauchau-Rothenbach i. S.
— 15 gelernantoj dez. kor. k. ĉ. l. L, PK, PI. Skribu tre legeble! Adr.: K-do Karl Reichelt, Pirna-Neudorf n-o 36.
Japanio
— K-do Masa Mizutani ĉe Rjokuĵin-Ŝa, P. O. Kesto, 14, Kamata-Tokio, pri kom. movado, L, PK, PM, PI, bff. k. ĉ. l.
Sovet-Unio
— Adresŝanĝo: Gek-doj Kazina Olga, 3569, kaj Heeger Theo, 1180, petas iliajn gekorespondantojn skribi laŭ jena adreso: Samar-Zlat. j. d. St. Samara Otdel Prosveŝĉenija ĵ. d. Det.-Trud.-Kolonija Juravlevka.
— Centra Komunista Klubo en la nomo de K. Marks, ul. Engelsa, 30, Minsk, dez. koresp. kun eksterl. kom-istoj; proletaj, sportaj, belartaj, virinaj, junulaj, sendiulaj, ŝakludaj k. a. org-ajoj k. kluboj. Ankaŭ kun opaj k-doj el ĉ. l. Interŝ. gaz., ĵurnaloj, fotoj, nacikomunist-eldonajoj ktp. Nepre skribu! Akurate resp.
— Por serioze amikiĝi ni serĉas korespondantinojn. Resp. al ĉiuj alsendintoj de bela poeziajo. Ĉeestos SAT-kongreson en Leningrad. Adr.: F. Zaharov (Stazo), str. Ĉerniŝevskogo, 137, Saratov.
— K-do Nikolo Graĉov, Sokovskaja, 11, Iv-Voznesensk, pri ĉ. temoj, L, PK, PI, k. ĉ. l.
— «Rondeto Esperantista» dez. koresp. k. ĉ. l. pri div. temoj. Stavropol, Kaŭkazo, Mejsojuznij klub.
— K-do Tretjakov, S., Jamki N. 37, Voroneĵ, dez. interŝ. L, PK, PI, k. kor. pri div. temoj k. ĉ. l. Resp. garantiata.
Usono
— K-do K. A. Susuki, Orange, Texas, dez. koresp. per PI, k. ĉ. l. Certe resp.
adis la vojon al Teherano. Dum la periodo aprilo-aŭgusto la revkomo organizis la taĉmenton kaj eliris el Kazvin al Teherano. Renkontiĝinte la kozakojn apud Kereĝo la Revkomo dum la tri—kvar antaŭaj tagoj havis malsukceson, ĉar kozakoj havis fortikajojn kaj sidis en tiu loko de kelkaj tagoj, sed kiam Revkomo reorganizis siajn amasojn kaj faris kelkajn strategpaŝojn tiam kozakoj estis devigitaj cedi siajn lokojn al Revkomo kaj forkuri al Teherano. Dum sia restado Revkomo en Kereĝo organizis sian administracion, starigis la munipaliteton kaj denove varbadis memvolajn personojn por taĉmento. Post la daŭra batalado apud Teherano, Revkomo sukcesis bone kaj okupis Teheranon, kaj la despotismo de Mahomed Ali Ŝah estis disfaligita, bedaŭrinde, ke ne por ĉiam.
Post la repreno, en Teherano ankaŭ stariĝis Medjlison (parlamento) kaj el membroj de Revkomo kaj Medjliso estis elektita la provizora registaro, kaj Mahomed Ali ŝahon eksigis kaj forveturigis al Odessa (Rusio). Ĉefa administranto estis administranto de filo de Mohamed Ali Ŝah — nuna ŝaho Aĥmedo — kiu havis tiam nur 9—10 jarojn. Post la venko al kozakoj ĉiuj oficiroj estis liberigitaj (bedaŭrinde) kaj kolektiĝis diversaj bandaĉoj, kiuj organizadis iom post iom kontr-revoluciajn taĉmentojn. La bien-posedantoj, kiuj antaŭe amasigis sin al Revkomo, denove komencis faradi fiagojn kaj perfidadis por utilo de kontr-revoluciuloj. Estro de militaĉmentoj, k-do Efrem, devis batali kun ĉiuj bandaĉoj en aliaj lokoj en urboj Hamadan Kumkermanŝaĥ dum du jaroj sen ripozo.
V. La sufoko de revolucio
Fiagoj de provokisto, estinta cara generala konsulo de Giljano s-ro Nekrasov estis organizinta kelkajn perfidbatalojn kun revolucigardistoj rusaj kozakoj, ĉar cara reĝimo kaj ĝiaj servistoj estis malkontentaj pri sukcesoj de revoluciuloj ĉefuloj, kiuj estis elmigrintaj rusoj revoluciuloj de militvaporŝipo «Potemkin» kaj aliaj. S-ro Nekrasov elvokis el Rusio militamasajn taĉmentojn sub la komandanto de generalo Dovbormusnickij. Kiam aperis duon-sovaĝaj pied-kozakoj en Recht kaj Kazvin pafistaj regimento de «Salijanskij» la Revkom organoj estis devigitaj kaŝiĝi, ĉar la rusaj elmigrintoj estis persekutataj, ekkaptataj kaj malliberigataj, sekve organizajojn oni senkapigis, kaj dispecigis ĉiujn kolektivojn. Kaj tial iom post iom oni sufokis la unuan persan revolucion. K-do Efrem dum la batalo apud la Hamadano mortis per perfida kuglo. Je la komenco de la jaro 1912 en Recht la konsulo Nekrasov pendigis kvar personojn el ĉefoj de organizantoj de persa revolucio, kiel lastaj fidelaj kamaradoj. Pri aranĝo de eŝafodo multe helpis servisto de konsulo Nekrasov, iu Saprikin estinta kozako, skribisto, kiu ĝis nun sukcese vivas en Recht. SAT-ano.
— página 8 —
8 — SENNACIULO
Sennacieca Asocio Tutmonda
Asocia Sidejo: 23 Rue Boyer, Paris-XXᵉ Adm. Sekretariejo: Lerchner, Colmstrasse 1, Leipzig O 27 — poŝtĉeka n-ro 6835
Celo: Utiligi praktike la internacian lingvon Esperanto, por la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda (vidi la Statuton).
⁝⁝ OFICIALA INFORMILO ⁝⁝
EKZEKUTIVA KOMISIONO
De nun, oni adresu ĉion, kio koncernas E. K. kaj D. K. al
K-do Glodeau, 23 rue Boyer, Paris XX
la poŝtmandatojn, ĉekojn ktp. oni teksu ankaŭ je tiu nomo kaj adreso.
Antaŭ kelka tempo ni eksciis, ke iu «SAT-rondo» eldonis nacilingvan lernolibron. Samtempe venis al ni riproĉoj rilate tiun faron. La riproĉintoj preskaŭ kulpigas la gvidantaron de SAT pro tia mispaŝo. Necesas do, unu fojon por ĉiam, deklari tute malkaŝe, ke neniam ni subtenis tian entreprenon. Male ni ĉiam alvokis por fakigo de la laboro kaj koncentrigo de la fortoj. Tiucele ni klopodis apliki tiun principon en la organizado de la laboristaj samlingvanoj laŭ tutmonda skalo.
Sekve de tio estas memkomprenebla, ke sur nacilingva skalo la koncentrigo de fortoj estas same alcelenda. Konsekvence neniu rondo rajtas sin apogi sur la gvidprincipojn kaj pasintan agadon de SAT por iel ajn, ial ajn konkurenci iun ajn nacilingvan por-esperantan organizon.
Se k-doj malkontentas kontraŭ la gvidadon de sia naci-lingva organizo, ili luktu en ĝi por ŝanĝi tiun gvidadon; sed ili ne provu fari, sub la ŝirmo de SAT, disigan laboron.
Plue, aldonende estas, ke laŭstatute ne ekzistas «SAT-rondoj».
Tamen tiaj rondoj povas esti tre utilaj tie, kie la plimulto da anoj de la loka grupo ne konsistas el SAT-anoj. En tiaj grupoj, niaj membroj devas labori kvazaŭ frakcie, ĝis la grupo en sia granda plimulto aprobas la vidpunkton de SAT kaj sekve SAT-aniĝas.
En la funkciado de loka grupo la fakismo ankaŭ estas aplikenda. Estas plej trafe, se funkcias paralele kaj interhelpante, la por-esp-a kaj per-esp-a aparatoj. Povas ja okazi, ke la du aparatojn funkciigas la samaj k-doj, tie, kie la grupo ne havas sufiĉe da laboremaj aŭ laborkapablaj anoj. Sed tio ne signifas, ke ambaŭ aparatoj ne estas bezonaj.
La ĉiutaga vivo instruas, ke ju pli oni aplikas la fakismon, des pli prosperas entrepreno. Necesas ja difini al ĉiu fako propran taskon kaj atenti, ke unu ne uzurpu alian. Koncerne la esp-an movadon estus tute sensence, kvazaŭ hereze, se SAT, kies anoj estas disaj en ĉiuj mondpartoj, okupiĝus pri nacilingva propagando de esp-o; same sensence kaj hereze estas, kiam nacilingva organizo eldonas verkojn mondskale uzeblajn.
Necesis rediri tiujn elementajn verojn, ĉar kelkiuj forgesis aŭ ne komprenis ilin.
Kelkaj k-doj petis, ke ni sciigu pri la kaŭzoj, kiuj igis la EKon decidi, ke ĉio, de nun, devas esti adresata al k-do Glodeau. Ni ne povas respondi publike tiun demandon, sed estas pretaj liveri letere la deziratajn klarigojn al ĉiu respondeca kolektivo.
Almenaŭ ĉiu eksciu, ke la konsisto de EK ne ŝanĝiĝis, kaj ke ĝiaj membroj laboras en plena interkonsento.
De multaj flankoj ni ricevis demandojn pri k-do Fanta (Rumanio), kiu senĉese superŝutas SAT-anojn per monpetoj. Ni devas averti, ke Fanta ne plu estas membro de SAT. Ni ne aldonos pluan vorton. Ĉiu petato respondu al la petanto laŭ sia bontrovo. Ekzekutiva Komitato de SAT.
KORESPONDEJO
4134. Rilate la nomdonan riton en Saratov jam aperis respondo en „Senn.» n-o 34.
3675. Ni ne presigas vian manuskripton, ĉar ĝi rezultigas la saman, kion deziras la k-do en sia art. «Senn.» 34 (86) pĝ. 5.
6358. Via manuskripto estos uzata en okazo de bezono.
2985. Pro tro da alia pli grava materialo ni devas prokrasti vian materialon kaj uzos ĝin nur en okazo de bezono.
J. Esperanto — Via manuskripto estas tute malklara.
[REKLAMO p.8] KARAVANO DE LONDONO AL LENINGRADO — SAT-ano J. W. Sons, delegito de la Lab. Esperanto-Klubo Londono, kun la aprobo de la komitato de BLES (Brita Ligo de Esperantistaj Socialistoj) aranĝas karavanon al la VI. Kongreso de SAT Londono—Leningrado. Ĉiuj, kiuj deziras partopreni, skribu senprokraste al: 2. MACCLESFIELD ST., LONDON W. I (Angl.)
[REKLAMO p.8] La plej malkaraj! Por germanlingvanoj La plej popularaj! Esperantaj lernolibroj kaj vortaroj de D-ro Emil Pfeffer — Ĵus aperis: Wörterbuch Esperanto-Deutsch. Enhavas ĉiujn de la Akademio akceptitajn vortradikojn kiel ankaŭ la plej komun-uzajn fakesprimojn. (En preso.) — Pli frue aperis: Esperanto in 10 Unterrichtsstunden. Elparolado, gramatiko, ekzercoj, poemoj, traduk-ŝlosilo ktp. Por meminstruo kaj kursoj. 6a ĝis 10a milo. — Erstes Esperanto-Lesebuch für Anfänger und Kurse. Elektita prozo kaj poezio kun laŭvorta germana interlinia traduko kiel ankaŭ lingvaj k. literaturaj klarigoj. — La ĝisnuna pena serĉado en vortaroj estas al komencantoj ŝparita! — En preso: Wörterbuch Deutsch-Esperanto. Ĉirkaŭ 100 paĝoj da dense presita teksto kun pli ol 12000 germanaj vortoj kaj 20000 tradukoj. Duobla volumeto; aperos fine de majo 1926. — La kolekto estas daŭrigata. Prezo por 48-paĝa volumeto 25 Pf., 2 kĉ., 40 groŝoj aŭst. — Tagblatt-Bibliothek Wien I, Fleischmarkt 5
[REKLAMO p.8] Esperantistaj liberpensuloj! Subtenu la batalon kontraŭ la marŝanta mondreakcio kaj aliĝu al Internacia Ligo de Liberpensuloj — Ĉiu membro ricevas senpage la oficialan gazeton Liberpensulo kaj havas la rajton publikigi trilinian anoncon dum jaro tute senpage. Jarkotizo 1926 minimume 2 mk. g. aŭ sama valoro. Mendu ĉe: Kurt Hubricht, Leipzig O 30, Mariannenstrasse 22, Poŝtĉeka numero 43 808, Leipzig.
[REKLAMO p.8] SAT-INSIGNOJ — Prezo 0,80 mk. g. / Prezo 0,60 mk. g. — Rich. Lerchner, Leipzig O 27, Colmstr. 1

Rondforma SAT-insigno: kvinpinta stelo kun la literoj SAT en la mezo.
Rondforma SAT-insigno: kvinpinta stelo kun la literoj SAT en la mezo.
[REKLAMO p.8] Eldona Fako Kooperativa de SAT — BALDAŬ APEROS ETIKO ĉ. 240 PAĜA — VERKO DE KROPOTKIN
Presejo: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG
N.º 89, 10 de junio de 1926
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —

Kaplinio de la gazeto: granda stelo kun la literoj «S.A.T.» en la centro, super la vorto «SENNACIULO» skribita per grandaj artaj literoj; ĉirkaŭkadro kun la devizo «ESPERANTO JE LA SERVO DE L' TUTMONDA PROLETARO».
Kaplinio de la gazeto: granda stelo kun la literoj «S.A.T.» en la centro, super la vorto «SENNACIULO» skribita per grandaj artaj literoj; ĉirkaŭkadro kun la devizo «ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO».
2-a Jaro, N-o 37 (89) · APERAS S.A.T. SEMAJNE · 10. Junio 1926
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
| Sidejo de la Redakci-Komisiono: Colmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio) | Sidejo de Ekzekutiva Komisiono de SAT 23, rue Boyer, Paris XX | Administranto: R. LERCHNER Colmstrasse 1, Leipzig O 27 |
PANEŬROPO
Per la burĝa gazetaro venis la sciigo, ke unuiĝo estis fondita, kiu laŭ mia modesta opinio ankaŭ tuŝas nian movadon, pro tio mi volas konatigi la legantaron kun la intencoj de tiu nova entrepreno.
Ĝi nomas sin «Paneŭropäische Union» (tuteŭropa unuiĝo) kaj estas organizita kiel «superpartia» amasmovado por akceli la unuiĝon de la eŭropaj ŝtatoj sur bazo de samrajteco, certeco kaj unuiĝo de limimposto.
Kial estiĝu Paneŭropo?
Ĉar neunuiĝinta Eŭropo kondukas ĉiam al milito kaj nesavebla pereo.
Ĉar nur unuiĝinta Eŭropo estas la savrimedo de nia estonteco, de niaj infanoj, de nia nacio (?) de nia ekonomio kaj libereco.
Ĉar neunuiĝinta Eŭropo neniam povas venki la konkuron de la cetera mondo, kiu sin kunigas ĉiam al pli potencaj grupoj.
Ĉar la unuiĝinta Usono montras al ni la preferojn de la limimpostunio kaj la frenezecon de la limimpostoj, kiuj arte malaltigas la salajron kaj altigas la prezojn; pro tio Paneŭropo signifas altigon de la salajro kaj malaltigon de la prezoj.
Ĉar sen Paneŭropo nova eŭropa milito ne estas evitebla, milito per gasoj, kiu ekstermos virojn, virinojn kaj infanojn malantaŭ la fronto.
Ĉar la progreso de la militekniko starigas Eŭropon antaŭ la elekto: paco aŭ pereo!
Ni vidas, ke tiu-ĉi movado havas punktojn por nia pensmaniero agrablajn, sed krom tio estiĝas la demandoj:
Ĉu tiu problemo povas esti efektivigata sen Esperanto?
Ĉu la nura unuiĝo, akcentante ankaŭ la nacion povas malebligi militojn?
Tiujn-ĉi demandojn ni nur povas nei.
2135.
«Ribelantoj» ne bezonas kuracistojn
La franca burĝaro estas tre fiera, esti «Libera Nacio» kaj havi demokratan respublikon. Ĝi tre volonte memoras, ke ĝi estis la popolo, kiu faris 1789 la grandan francan revolucion, sur kies standardo estis legebla, «Libereco, Egaleco kaj Frateco». Humaneco do devus esti la plej alta principo, kiu distingas la agojn de tia registaro. Kiel nun tiu humaneco aspektas, montras al ni la militmaniero de la francoj en Maroko kaj Sirio.
Alia pruvo por humaneco de la «Granda Nacio» estas la fakto, ke la francoj kune kun la hispanoj ĝis nun malhelpis per streĉo de ilia tuta forto, ke la rifkabiloj ne ricevu la helpon de la «Geneva Ruĝa Kruco». La rifkabiloj havas nur du kuracistojn je sia dispono kaj posedas nur du ambulancojn. Ĉiuj klopodoj ricevi la necesan helpon, malsukcesis pro la energia kontraŭo de francoj kaj hispanoj, kiuj atentigas, ke Abd-el-Krim estas «ribelanto» kaj pro tio ne rajtas ricevi helpon de la ruĝa kruco. Abd-el-Krim nun turnis sin per letero al la geneva komitato de la ruĝa kruco kun la peto tuj sendi helpon.
La tuta senhumaneco de la franc-hispana militmaniero per tio esprimiĝas. Ne sufiĉas militi per armiloj popolon, kiu ribelas kontraŭ la subpremado en kolonio, eĉ la helpo de kuracistoj de ruĝa kruco estas rifuzata al ĝi, kiu ne postulas alian, krom ĝia suvereneco.
Trad. K. Vernike.
REZOLUCIO
La konferenco de aktivaj gelaboruloj de profunuiĝoj de la urbo Pskov (Sovet-Unio), sendas sian varmegan saluton al strikanta laboristaro de Anglio, kaj alvokas ĉiujn anojn de profesiaj unuiĝoj, helpi al strikanta proletariaro de Anglio, kiel samtempa dekalkulo! ĝis kvarono de taga laborpago.
VIVU LA INTERNACIA SOLIDARECO!
Vivu la unuecfronto de batalo kontraŭ kapitalistoj. Ĉiuj helpu al strikantaj gefratoj de Anglio!
Laŭ deziro de konferenco sendis Sorokin, (5336)
El Bulgario
Dum Pasko — 3., 4., 5. Majo ĉi jare okazis distrikta Esp. konferenco en urbo T. Mi estas instruisto kaj havis okazon viziti ĝin, ĉar mi estis libera tiutempe. Sukceso estas atingita, malgraŭ ke estis burĝa afero. Okazis paroloj vizititaj de granda publiko, oni varbis novajn Esp-istojn inter kiuj ankaŭ estis proletoj. Sed bedaŭrindaj akcidentoj ekskluzivaj ne estas. Kiam mi parolis kun unu k-do li sciigis jenon:
Antaŭ la ekkomenco de l’ konferenco oni ornamis la konferencejon per diversnaciaj standardoj. Iu ajn k-do pentrinta unu vinruĝan standardon ekdeziris envicigi ĝin inter alinaciajn. Li kaŝe lasas ĝin (mi diras kaŝe, ĉar alimaniere estas tre riske) kaj ĝis kiam li alkroĉas unu alinacian standardon, turnas sin kaj kion vidi? — la ruĝa standardo malaperigita «senpostsigne».
Karaj tutmondaj k-doj! ĉi tiu ŝajne malgrava akcidento signifas multon por ni proletoj! Ĉi tio ne esprimas nur simplan nuligon de peceto de ruĝe koloriĝita papero! En ĝi mi vidas (kaj ankaŭ vi) unu grandan malestimon, unu malicon, kontraŭ iaj ajn proletekdeziroj! Ĉiupaŝe oni volas sufoki nin. Sed ni ne ĉesos, ni ĉiam senlace iros antaŭen kaj antaŭen. Alvenos hela tago por ni, tago kiam ni mem estos forĝintoj de l’ nia sort’, kiam unuvoĉe kun tutmondaj proletoj, ni ekkrias: for! diablen la fiburĝaron!…
Julo 4100
— página 2 —
2 SENNACIULO
Terura fervoja akcidento
Lundon, 24. Majo, vespere je la 10.15 okazis tre gravega fervoja akcidento. Antaŭ la stacio München-Ost atentis vagonaro la enirpermeson kaj tuj estis ekveturonta denove, kiam alia vagonaro de malantaŭe alveturis per rapideco 60-kilometra. La sekvoj estis teruraj: 27 mortigitoj dispecigitaj kruelege; 70 pli malpli grave vunditoj. La tutan nokton laboris militistaro, policistaro kaj fajrobrigadistoj kun sanitaristoj por savi la postvivantojn kaj vunditojn. La tuta urbo München estas kvazaŭ trafita en komuna doloro. Kaj la registaro kaj estraro de la fervoja kompanioj germanaj aranĝis pro funebro la flagadon duonmaste, por esprimi la kompaton al la viktimoj. Sed mi ne aŭdis, ke la opaj personoj, aranĝintaj tion, mem donis subvencion al la postvivintoj. Tion ili verŝajne translasas al ti-kiuj ĝis nun ĉiam montris la kunsenton. Per flagado oni ne povas eviti tiajn terurajn akcidentojn; sed nur per pli singarda oficigo kaj per malpli da maldungoj inter la fervojistaro. Jen vi povas vidi la burĝecan hipokritecon.
1810.
Vivkondiĉoj de gelaboristaro en Italio
Ĉar multaj eksterlandaj k-doj demandas nin pri la ĉi tieaj nunaj vivkondiĉoj, tial ni verkis la jenan artikoleton; kaj samtempe ni sciigas, ke perpoŝta korespondado pri tiaj aferoj estas neebla.
Difini laŭcifere la vivkondiĉojn de nianaciaj gelaboristoj estas malfacile, pro la troa diverseco de la tuta medio en la diversaj regionoj de nia lando. Kaj tre malfacile — eĉ neeble — estas aranĝi precizan komparon inter la nuntempaj kaj la antaŭaj kondiĉoj; ĉar, dum ĝis 1922 la laboristklasaj organizaĵoj prizorgis statistikon pri la salajroj kaj la vivkostoj, post kiam ili estis detruataj, la faŝistaj sindikatoj plu nenion publikigis pri tiu temo, por ne evidentigi, ke la laboristkondiĉoj iĝis, pro ilia agado, malpli bona ol antaŭmilite, same rilate la salajron, kiel rilate la labortempon. Tial, ni nur pritraktos laboristajn kondiĉojn en nia urbo; ni atentigas tamen, ke la ĉi-tieaj kondiĉoj estas, kaj ĉiam estis, la plej bonaj el la tuta nacio.
Malmultvorte ni povas diri, ke, kiel la nianacia «porokhorlabora leĝo» estas pli ĝuste nomata «kontraŭokhorlabora», tiel ankaŭ la faŝistaj sindikatoj estas efektive «kontraŭulaboristaj» organizaĵoj.
Laŭ la «okhorleĝo», la industriisto rajtas postuli, ke oni laboru dum dek horoj, pagante la du lastajn per 10 % da pliigo de la ordinara pohora salajro. Nu, ĉar la ordinara salajro estas nesufiĉa por vivi, efektive la laboristo estas devigata labori dekhorojn; kaj, pro la nuna malpliatiĝo de la salajroj, por dekhora labortago oni ricevas nun malpli da mono ol antaŭe por okhora. Dum 1918—19, kiam la klasaj sindikatoj estis efektive almilitintaj la okhoran labortagon, en la daŭre (seninterrompe) laborantaj fabrikejoj oni anstataŭis la du podekduhorajn laborvicojn per tripookhoraj; sed nun, en multaj lokoj, kun silenta akcepto de la faŝistaj sindikatoj, oni realvenas al la du podekduhoraj.
Rilate la salajrojn ni diros, ke post la «fabrikejokupado» en aŭtuno 1920, la klasaj organizaĵoj nur penis defendi la ĝis tiam akiritajn salajrojn. La tuta faŝista kontraŭlaborista agado (bruligoj kaj rabadoj de la laborborsoj, ĉiaj financadoj ĉiamaniere subtenataj de l’ industriistoj; ĉiaspecaj agadoj kontraŭ la estroj, la partioj kaj la homoj defendantaj la laboristaron) ĉiam malpermesis, ke la laboristaro ekbatalu por akiri pluajn plibonigojn, pro la malkuraĝiĝo kaj disiĝo kaŭzitaj de tiuj krimoj.
Plue, nur la «ŝajnaj» salajroj ne sangiĝis de 1920—1922; ĉar, pro la rapidega pilaltiĝo de la vivkostoj, la akirpovo de tiu monsumo multe malpliatiĝis, kaj tial la «efektivaj» salajroj malgrandiĝis. Sed post 1922, t. e., post kiam la faŝistoj akiris la ŝtatestradon kaj la lab. klasaj organizaĵoj estis preskaŭ tute nuligitaj, tiam la posedanta klaso atakegis la laboristaron. La salajroj estis ĉie ege malaltigataj; la labortempo estis plilongigata per la supre diritaj rimedoj; la «internaj komisioj» (t. e. delegitaroj de la fabrikeja laboristaro) estis tute neniigataj; kaj, post kiam oni perforte disigis la malmultajn restintajn klasorganizaĵojn (de kiuj oni forprenis la tutan monon, la sidejojn, la meblarojn kaj ĉiun havaĵon), nun oni efektive malebligis la vivon al ĉiu nefaŝista organizaĵo, per la «prisindikata leĝo» (vidu «Senn.» n-o 68). En multaj metioj, la lab-istoj ne rajtas labori, se ili ne estas anoj de faŝista sindikato. Kaj nura tasko de tiuj sindikatoj estas, perforte envicigi la lab-istojn, por ke ili neniel povu agadi.
Pro ĉio supre dirita, depost 1922 ĝis nun, la «efektivaj» salajroj malgrandiĝis en nia urbo je 25—40 %, kaj plie en la aliaj partoj de la nacio. La potaga meza salajro de niaurba lab-isto estas nun 25—30 (paperaj) liroj; de lab-istino, 10—15 (unu pap. lir. egalas ĉirkaŭ 0,20 orajn lirojn aŭ svisajn frankojn): oni atentu tamen, ke laborsemajno enhavas nur sesoblan taglaboran salajron, ĉar dimanĉe oni ne laboras; kaj oni atentu, ke, kiel dirite, en ĉiuj aliaj urboj la salajroj estas pli malgrandaj.
Ni bedaŭras, ke pro la supre diritaj kialoj, ni devis esprimi la komparon inter la nunaj kaj la antaŭaj kondiĉoj de nialanda gelaboristaro pli per vortoj, ol per ciferoj: sed ni esperas, ke eĉ tia, nia raporto estu interesa por niaj eksterlandaj gefratoj.
ITAloj
[REKLAMO p.2] SENDU TUJ VIAJN ALIĜILOJN POR LA VI. SAT-KONGRESO
La afero de Niedra en Latvio
En Latvio oni ne konas pli faman nomon en la plej malbona signifo de la vorto, ol tiu de Niedra. Lia nomo estas sinonimo de la plej nigra reakcio kaj la vortoj «faŝismo» kaj «niedrismo» en nia lando estas samsignifaj.
Pastro laŭprofesie, li sin okupis ankaŭ pri politiko kaj estis verkisto talenta, sed tutan sian talenton kaj influon li uzis por kontraŭstari kaj subpremi ĉiujn novajn ideojn kaj movadojn. Kiel publicisto li defendis monarkismon kaj plej reakcieman sociordon, insultante laboristaron kaj ĝiajn gvidantojn. La sama ideologio trovis lokon ankaŭ en liaj verkoj. Post malsukcesinta revolucio en jaro 1905 li partoprenas persekutadon de malvenkitoj kaj en siaj predikoj kondamnas revolucion kiel krimegon kontraŭ dio kaj patrujo.
Alvenis la rusa revolucio, estas organizita latva nacia armeo, gvidata de agrarula registaro, kies revoluciemon oni ne povis eĉ suspekti, sed por Niedra eĉ tiu-ĉi registaro ŝajnis danĝera kaj li kun germanaj reakciuloj organizas novan registaron, kies ĉefministro proklamas sin mem, el disfalantaj restaĵoj de germana okuparmeo organizas sian armeon kaj entreprenas militiron kontraŭ ankoraŭ malforta nacia armeo kaj registaro, detruante la urbojn kaj mortigante laboristaron unuope kaj amase en interbuĉado.
Nur la komuna malamo kontraŭ Niedra kaj liaj reakciemaj intencoj donis venkon al nacia armeo, germanaj bandoj estis forpelitaj kaj Niedra rifuĝis sen Germanion, kie li restis ĝis la jaro 1924. Registaro deklaris lin ŝtata perfidulo kaj lia reveno ŝajnis neebla.
Sed forpasis nur kelkaj jaroj, dum kiuj vidvinoj kaj georfoj ankoraŭ ne sekigis larmojn, kaj la perfidulo subite revenis Latvion. Oni arestis lin kaj la popolo ne atendis venĝon, sed nur plenumon de justeco. Sed estis homoj, kaj ĝuste en regantaj partioj, kiuj jam forgesis la krimon de Niedra kaj kiuj sopiras pri forpasinta «stabila reĝimo» kaj klasdiktatoreco.
Kaj ekfunkciis diversaj risortoj por pravigi perfidulon kaj lian krimon. La tuta proceso estis transdonita el militjuĝejo al civitana, la lasta decidis liberigi areston kontraŭ grandsuma kaŭcio, kiun kolektis liaj «samideanoj». La plano ŝajnis sukcesonta, sed lia liberigo kaŭzis aron da protestoj kaj la parlamento decidis aresti lin denove. Fine li estis kondamnita je 3 jaroj da fortikaĵo, puno tre milda, ĉar ordinare eĉ ĉevalŝtelistojn oni punas pli severe. Sed la juĝistaro ja estas senpartia, estu nur ĝia decido plenumita.
Vere, nia nobelo restis en fortikaĵo duonon da puntempo, ĝis kiam sabate antaŭ pasko nunjara li estis tute sekrete liberigita, provizita per eksterlanda pasporto kaj «eksportita» Germanion. La tuto estis bone aranĝita, pri regnestra absolvo al Niedra oni ekscii nur el postpaskaj gazetoj, kiam li estis jam en Germanio. Absolvorajton de respublika prezidanto neniu pridubas — ĝi
— página 3 —
SENNACIULO 3
estas laŭkonstitucia, sed popola indigno pro uzo de tiu-ĉi grava rajto al plej granda krimulo kontraŭ la tuta popolo estis granda. Multaj protestrezolucioj estis akceptataj en diversaj kunvenoj, postulante demision de prezidanto kaj tuta registaro. Kvankam la parlamento rifuzis interpelacion de soc.-dem. frakcio, la registaraj partioj mem malkonsentis pri ĉi-tiu afero kaj la ministraro demisiis.
Ni esperu, ke la nova registaro pli respektos la senton de popolo pri justeco.
Nemo.
Sciigoj el Svedio
Loĝantaro
La 31. Decembro 1925 la sveda loĝantaro estis 6053562 personoj. Plimultiĝo de l’ loĝantoj dum la jaro estis 17444.
Landorganizacio
Prof.-laborista sindikatfederacio «Landsorganisationen» la 31. Decembro 1925 konsistis el 34 sindikatoj, kiuj kune havis 3810 sekciojn kun 384617 membroj. Plimultiĝo dum la jaro estis 24280 membroj. Estas nun en Svedio ĉirkaŭ 500000 gelaboristoj organizitaj en profesiorganizaĵoj. Ne ĉiuj organizaĵoj apartenas al la Landorganizacio.
Kooperacio
Centro de la konsumkooperativoj «Kooperativa Förbundet» la 31. Decembro 1925 havis 315174 membrojn. Plimultiĝo dum la jaro estis 22705.
Labortago
Parlamento «Riksdagen» la 8. Majo ĉi-jare decidis plilongigi la provizoran leĝon pri okhora labortago ĝis fino de la jaro 1930.
Barbara leĝo
Malnova leĝo, kiu ekzistis depost jaro 1664 kaj «plibonigita» en jaroj 1723, 1805, 1833, por gedungitoj nun fine estas nuligita de la parlamento. Estis vere sklaviga leĝo. La pliampleksiĝanta laborista movado, en kiu la dungitoj trovas pli bonan ŝirmon, kaŭzis al ĉi-leĝo nuligon.
Malŝparo de mono
Parlamento subvenciis malavare per 50000 kronoj la kronprincon por reprezenti Svedion en Ameriko je malkovro de statuo de mondfama sveda inventisto John Eriksson. Ĉiuj komunistaj deputitoj, kelkaj socialdemokratoj kaj unu burĝo voĉdonis kontraŭ tiu decido. Kiam oni petas monon por helpo al senlaboraj laboristoj, tiam la parlamento estas pli ŝparema. La princo estas treege bone salajrata, sed laboristoj sen laboro vivas en mizero.
Elektrizo
Ŝtata fervojo inter la urboj Stockholm kaj Göteborg, longeco 457 kilometroj, nun estas elektrizita. La 15. Majo ĉi-jare ĝi en sia tuteco malfermiĝis por elektrovagonaroj. En Svedio troviĝas tiom da akvofaloj, ke el ties fortoj oni povas elektrizi ĉiujn fervojliniojn de la lando kaj restos tamen sufiĉaj elektraj fortoj abunde por la bezono al industrio, agrikulturo, ktp.
994.
Statistika trompo
Antaŭ kelkaj jaroj oni faris enketon por eltrovi la nombron da mortoj en la malliberejoj po jaro. La statistikulo prenis la nombron de loĝantoj en la pundomo dum la jaro kaj ankaŭ la nombron, kiuj mortis tie.
Tiam li dividis la unuan per la lasta, kaj jen la rezulto. Tia logiko estas same kiel tiu de hotelestro, kiu fanfaronas pri la sanonivelo de lia domo kompare al aliaj en la urbo, pro la fakto, ke dum la jaro li gastigis mil homojn el kiuj nur unu mortis. Dum la mortnivelo por la urbo estis dekdu po mil loĝantoj. Laŭ tia logiko la franca ministro deklaris, ke la pundomo estas la plej sana loko en la mondo, dum la angla inspektoro grave konfirmis, ke estis malmultaj lokoj kie homoj tiom rapide formortas, kiel en bone kondukita pundomo.
3398.
Kiamaniere oni disvastigas la fiburĝgazetaron en Bulgario
En la regiono t. n. Nova Bulgario la popolo estas malriĉega, konsistanta de enmigrintoj el Turkio kaj Grekio. Ĝi estas en sia preskaŭ plimulto loĝata de senalfabetuloj aŭ malkleruloj — bonega kondiĉo por la fiagoj de l’ burĝaro. Oni utilignate ĉi-kondiĉon, vagadas de vilaĝo al vilaĝo organizistoj de l’ reganta klaso «Demokr. Kunsento», legitimitaj de l’ centrejo de «Dem. Kuns.», ke ĉiu oficestro al ili kunhelpu por aboni kiel eble plej multajn homojn por la organo «Dem. Kuns.». Alvenas komunumejon ĉe sekretarikasisto- (sekretario impostisto) enpenetras kun la nomaro de l’ oficistoj en la komunumejon, de kampgardistoj ĝis vilaĝestro, kiuj senescepte devas aboni. Ĉe la demando kial? oni respondas nur: «Laŭ ordono de Supre (de l’ centrejo) ĉiuj bulgaraj oficistoj devas esti abonantoj de l’ organo «Dem. Kuns.». Se iu provas sin retiri, kontraŭdiri aŭ nei, aŭdas: Subskribu kvitancon ke vi neas, ĉar mi prenas noton kaj kiam mi iros Supren mi faros, kion oni devas fari. Per similaj timigoj, mensogoj kaj aliaj oni forprenas de ĉiu oficisto po 300 lev. por tutjara abonpago! Ankaŭ oni forprenas de la komunumejrekompenco instruista po saman sumon, sen ilia konsento eĉ sen ilia scio! La instruisto eksciias ĉi tion nur kiam li iras por ricevi la salajron. Anstataŭ monon, ili ricevas kvitancojn. Similmaniere oni abonas la turkojn, kiuj okupas iu ajn oficon en la komunumejo, kiuj ne povas paroli, skribi kaj legi bulgarlingve.
Jen vi vidas oficiston maljunan kun kelkmembra familio, kiu ricevas salajron nur, ke familianoj ne mortu de malsato, kurbiĝinta kaj preskaŭ larmiĝinta per tremantaj manoj donas 300 lev! krom tio aliajn dekojn por similaj perfortoj k. a.! Je la fino de l’ monato oni subskribas kalkulkajerojn por grandcifera salajro, kaj ricevas malgrandan realaĵon! Anstataŭ alporti vivnecesaĵojn al siaj familianoj, oni montras al lastaj peceton da paperaĉo surkolorigita per inko kaj stampilo de l’ organizaĵo reganta.
Jen karaj tutmondaj k-doj, kiamaniere oni disvastigas sian fiburĝgazetaron!…
Julo 4100
Socialistoj, ni socialigu!
La idiomo
Ni, la socialistoj opinias, ke ankaŭ la kulturo devas esti socialigata, farante ĝin universala, ne sekta kaj etendante ĝin al ĉiuj sen preferoj.
Ni baziĝas, por subteni tion, sur la samaj principoj, sur kiuj ni bazas la konvenon socialigi la produktilojn kaj interŝanĝilojn: principoj de egaleco kaj justeco montrantaj la devigon, disvastigi la kulturon al ĉiu, sen privilegioj kaj sen antaŭjuĝoj naskitaj el eraroj kaj malamoj, kaj ekonomiaj principoj de intensigo en la produktado, kiuj, de ĉi tiu vidpunkto, konsilas formeti la sektismon, ĉar ĝi estas tro partia, tro difekta kaj tro netaŭga por doni fruktojn maturajn, kaj kulturi ĉies cerbon, por ke ĉiu opulo produktu sian plejeblaĵon.
La lingvoj, fortaj iloj de kulturo, bazo de ne malgranda nombro da ĝiaj manifestiĝoj, ne restas ekster ĉi tiu ĝenerala leĝo. Komprenble, socialigi ilin ne signifu, fandi ilin en unu, nuliganta ĉiujn kaj akiranta la monopolon de supervivco. En neniu kultura fako ni komprenas tiel la socialigon, kiel unuigon, identigon je unu tipo. Ni ne pretendas anstataŭi la religiojn per alia universala, sed disvastigi principojn ĝeneralajn de etiko, kiuj igu nin ĉiujn respektemaj kaj toleremaj al la intimaj personaj konvinkoj; ni ne probatalas por leĝaro tutmonda, sed por kodo de bazoj, servantaj ĉie kiel savgardo por la vivo kaj indeco. En neniu rilato ni proponas monotonan unuformecon: sufiĉas al ni krei altan nivelon de nobla kunfrateco, de interkonsento respektplena al la diverseco, kiu faras bela kaj alloga la vivon.
Do, socialigi la lingvojn signifus limigi la naciajn je ilia grupa rolo kaj utiligi por la internacia vivo unu neŭtralan, taŭgan, simplan, teknike perfektan.
Kiel en ĉiuj aferoj kulturaj kaj teknikaj, ne temas ĉi tie eltiri ion el nenio, sed science laborante elekti la plej internaciiĝintajn elementojn de la nunaj idiomoj kaj unuigi ilin per kelkaj simplaj reguloj.
La laboro estas farita; ĝia rezultajo estas Esperanto.
Adopti ĝin alportos, kiel ĉia socialigo, evidentajn moralajn avantaĝojn: la internaciaj rilatoj pliampleksiĝos, intensiĝos kaj ili tenos sin sur plano de rajta egaleco, sen ies humiligoj nek motivoj de fiereco; ĉe tiaj rilatoj malaperos la eĥoj rememorigantaj la sektojn, por ke aŭdiĝu nur la neŭtrala voĉo homara de ĉiuj kaj de neniu. Kiel la alpreno de ĝenerala etiko, de internacia kodo, de universalista
— página 4 —
4 SENNACIULO
kriterio libera de antaŭjuĝoj en la instruado, tio starigos novan etapon en la kulturprogreso homara. La nova popolo internaciista, kerno de la estonta konscia homaro, komenciĝos ekvivi per propra vivo, kiam ĝi ekparolados per propra voĉo.
Teknike la avantaĝoj adopti la internacian lingvon supozigas progresimpulson nekalkuleblan. Laŭ ekonomia vidpunkto ĝi supozigas en sia kreditkonto la ŝparon de multaj jaroj da laboro uzitaj de miloj da personoj por la studado de kelkaj idiomoj; la forigon de armeo de perulo, interpretistoj kaj tradukistoj, kiujn necesigas la plej rudimenta agado internacia; la eviton de la multoblaj elspezoj por eldono de libroj en diversaj lingvoj, ĉar sufiĉos ĝin fari en unu sola, por ke ĝi estu legebla de ĉiuj; certe, la faciligoj, kiujn tio supozigas por komerco, industrio kaj sciencaj kaj artaj rilatoj, estas nekalkuleblaj.
Ni socialistoj do estas, pro doktrinaj principoj, devigataj enkonduki la uzadon de Esperanto en la kulturinstitucioin internaciistajn, kiel ankaŭ en niajn ĝeneralajn rilatojn eksternaciajn.
Francisko Azorin.
La problemo de reguligata infanproduktado
Post la internacia kongreso en New-York pri kontrolo de infannaskiĝoj (en pasinta jaro 1925) estis fondita internacia ligo de neomaltusanoj por reguligo de hompliiĝado. Okaze de tiu kongreso, popola komisaro por san-protektado en Sovetio k-do Semaŝko eldiris dum intervjuo kun ĵurnalisto jenan opinion:
La movado de Malthus-anoj, kiu celas malpliigi la kreskantan nombron de infannaskiĝoj per ŝtata regularo, estas ripete organizata de eŭropa burĝaro. Oni memoras, ke Malthus per sia teorio tendencis determini la «feran» leĝon pri la laborpago depende de kvanta kresko de loĝantaro, t. e. malthusanoj asertis, ke por fiksi stabilan nivelon de salajroj oni devas ne atenti pri klaslukto, sed konscie limigi la naturan procesojn de hompliiĝado.
Tiu ĉi abomena burĝa teorio estas refutita per la tuta historio de klaslukto, kiu nur per konstanta atakado kontraŭ fundamento de kapitalismo helpas al laboristoj plibonigi sian staton. Malnova malthusismo nun reaperas sub masko de neomalthus-ismo, kiu ne pretendante ŝanĝi la leĝojn de ekonomia evoluo celas nur «kontroli» kaj «reguligi» infanproduktadon. La unua lando, kiu organizis tiun kontrolon en pli-malpli granda skalo, estas Usono. Tie burĝaj eŭgenistoj (t. e. plibonigistoj de l’ homo) laŭ sciencaj principoj de eŭgeniko obtenis en multaj ŝtatoj specialajn leĝojn… kastrado, unuavice al krimuloj kaj kelkaj ŝtatoj, eĉ kastradon al politikaj ribeluloj. Sub la scienca masko de eŭgeniko, la defendantoj de privatula posedrajto por produktiloj, tendencas per tiaj rimedoj sekurigi la proprajojn de l’ burĝaro. Nenian novan movadon organizas la jus fondita ligo. Ĝi same pretendas protekti infan-pliiĝon ĉe riĉa burĝaro, sed malkreskigi ĝin en proletaraj masoj kaj ĉe politikaj kontraŭuloj. La nova argumento de burĝaj eŭgenistoj nun estas nur la aserto, ke la tutmonda milito okazis kaŭze de «troa hompliiĝo». Kiajn naivulojn celas trompi tiuj hipokrituloj?
La proletaro en tiu ĉi demando restos sur sia vojo, — konklude diris k-do Semaŝko. — Ne kastrado, ne kontraŭgravedaj protektiloj, sed obstina luktado kontraŭ la burĝaro por ruinigo de kapitalismo kaj reĝimo de ekspluatado, — jen estas la vojo de proletara eŭgeniko…
Al la bonega kritiko de burĝaj tendencoj pri tiu ĉi demando, kiun faris k-do Semaŝko, oni ne bezonas ion aldoni. Ĉiu klaskonscia proleto konsentos lian opinion. Tamen, la abstraktigo de l’ demando, kiun li faris ignorante la praktikajn problemojn en la kondiĉoj de Sovetio lasas ĉe ĉiu leganto multajn «sed’ojn» sen respondo.
En Ruslando estas venkita ekonomia potenco de l’ burĝaro, detruita la fundamento de kapitalismo; tamen la nova sociordo dume ne montris sin tute kapabla garantii al rusaj laboristoj la necesan nivelon de sufiĉa bonstato kaj la demando pri reguligado de infan-naskiĝoj fariĝis same solvenda kiel en la burĝaj landoj. Pro la ekonomia mizero de laboruloj la registaro estis devigita permesi la abortojn. Ĉe ŝtataj organoj por san-protektado estas organizitaj specialaj «Abortaj komisionoj», kiuj en certaj kondiĉoj permesas al gravedulinoj aborti en ŝtataj kuracejoj.
Tamen ne ĉiu virino, en karakterizaj por Sovetio kondiĉoj de seksa maldisciplino, kuraĝas sin deklari por legala aborto; tial la sekretaj abortoj estas pli oftaj kaj fariĝis la kutimo de preskaŭ ĉiu urbana virino.
Krom tio oni ne povas malatenti, ke kaŭze de l’ milito la socio nun havas pli multe da degeneruloj, venermalsanuloj kaj da homoj kun difektitaj psiko kaj nervoj. La eŭgenistoj devas obteni, ke la nova generacio estu pli sana kaj tiucele oni devas protekti la socion kontraŭ la natura danĝero, kiun kreas la heredaĵo de nomitaj difektuloj, se oni lasas al ili laŭvolan rajton havi la infanojn. Tamen, eĉ ignorante tiujn ĉi motivojn, ni ne devas forgesi pri la kialo, kiun eldiris dum iu disputo pri seksa demando rusa profesoro Ĉernjaĥovski:
— Tute maljusta estas postuli, ke la virino pli ol unu fojon nasku la infanojn. La patrineco ĝenerale estas necesa por sana korpevoluo de l’ virino, tamen ĝi estas permesebla, se la virino havas sufiĉe da fortoj por naski kaj eduki. La virino devas havi ankaŭ la rajton vivi laŭ persona plaĉo kaj la scienco devas helpi al ŝi por sen malutili ŝian sanon, por eviti oftan gravedecon.
Nun la scienco jam havas kelkajn pozitivajn atingaĵojn. La eksperimentoj jam pruvis, ke la injektado de vira spermo en la sangon de virina korpo por certa periodo evitigas la gravedecon.
La sociala revolucio liberigos la proletaron el ekonomia sklaveco: per helpo de l’ scienco ĝi liberigos la laborantan virinon ankaŭ el la fiziologia sklaveco. Tiudirekta devas esti la vojo de proletara eŭgeniko.
3637.
[REKLAMO p.4] LA REDAKCIO ATENDAS MANUSKRIPTOJN PRI LABORISTA MOVADO, LABORISTA ESPERANTO-MOVADO KAJ VIVKONDIĈOJ, PRECIPE EL NORDAJ LANDOJ (DANIO, NORVEGIO, HOLANDO KTP.), OKCIDENTAJ KAJ TRANSMARAJ LANDOJ
Edukado kaj milito
Nia plej granda sopiro, post longaj militoj de jarmiloj, post la mortigado de frato kontraŭ alia frato, sen ia ajn kaŭzo estas, ke ni atingu tiun tempon en kiu eterna paco regos la tutan mondon. Tiun-ĉi ni povas atingi sen armeo, sen sangsoifanta homa povo, sed nur per la homa sento kaj penso. Vidu nur gefratoj, inter la homaro estas 90 % pacemaj kaj vidu nur kiel ili agas kontraŭ si mem kaj kontraŭ siaj sentoj.
Kiam la gepatroj edukas siajn infanetojn, ĉiu volas, ke ili estiĝu bonuloj, bel- kaj bonpensaj homoj. Kiam la knabo (ĉar mi volas nun nur priskribi la knaban edukadon) estiĝas 5 jara, li ricevas — se nur unu ebleco estas — lignan ĉevalon, kaskon, sabron, pafilon kaj aliajojn por ludi militon kaj eĉ la gepatroj rakontas al la infanetoj pri milito, pri batalo. En la infana penso tiu ĉi ja estas bela, ĉar la gepatroj tion tre bele rakontas kaj la ajoj ankaŭ tre plaĉas al li. Estas interese al la knaboj, kiuj ankoraŭ ne povas kompreni, kion signifas milito, ili konas la militon nur el la rakontoj de la patrino, kiu tre bele tion rakontis kaj nur la belaĵojn (se estas eĉ unu belaĵo en la milito) ŝi rakontis. La knabo ne komprenas, kion signifas milito, morto, plorego, mizerego kaj denove mortigado, li ne vidas la doloron de l’ vidvinoj, la ploregon de la orfoj, la mizeregon de l’ laborista homaro, kiuj ordinare plej grande sentas la militon, li nur vidas la belaĵojn kaj ludas militon. Kaj la gepatroj tion vidas kaj ridas pri siaj infanoj.
Gepatroj! Komprenu jam, ke via tasko estas eduki la infanojn, eduki je bonaĵoj kaj komprenigi ilin kiam ili estas infanetoj, ke la plej granda teruraĵo sur tiu ĉi mondo estas la milito kaj ne militludilojn aĉetu por ili, sed rakontu belajn historiojn pri la homamo kaj paco; tiam, sed nur tiam vi povos konstati, ke baldaŭ venos nia sopirata tempo kaj nia tasko estos plenumita kaj paco regos la mondon.
Eduku bone la infanojn kaj kun ili la junularon, nur ili posedas la estonton!
Vivu la mondpaco!
Eŭgeno Benedikt (6913).
— página 5 —
SENNACIULO — 5
≡ RADIO ≡
Multaj k-doj dezirantaj starigi ĉe si Radio-akceptilon staras antaŭ problemo: kian skemon preni, kiel bazan? Unue, mankas mono por fari grandajn akceptilojn. Due, estas tiom multe da mikro-, kristad-, geterod- kaj diversaj -din-skemoj, ke oni ne scias kian preni.
Mi mem eksperimentis kaj devas diri, ke plej bonfunkcianta kaj donanta akran akcepton estas regenerativ-akceptilo kun unu mikro- aŭ katodlampo. Preskaŭ ĉiu k-do scianta iomete Radio-teknikon, povas konstrui tiun-ĉi akceptilon.
Necesas por ĝi: 1 variebla kondensilo je 500 cnt., tri aŭ du bobenoj, du blok. kondensiloj je 200 kaj 2000 cnt., unu krada rezistanco, unu reostato, 1 lampo kaj telefono je 2000 ω.
Por ke akcepto estu pli akra, oni devas kontakti unu varieblan kondensilon je 300—500 cnt. al anod-bobeno.
En Kremenĉugo kun ĉi-aparato ni aŭdas rostovan, odessan, ĥarkovan, kievan kaj moskvan brodkastajn staciojn. Vespere, plej bona tempo por Radio-amatoroj, ni aŭdas Kenigvusterhausen (Germanio) kaj Laventri (Anglio).
I. Avrunin, Kremenĉug
≡ DISKUTEJO ≡
Al la artikolo de k-do Fröding
Pro troa okupado mi ĉiam prokrastis aldoni ankaŭ mian spertadon «inan» pri la vegetara nutraĵo. —
Antaŭ la mondmilito mi havis la kutimon manĝi multe (preskaŭ multe) da viando kaj mi konfesas, kvankam mi estis pli dika ol nuntempe, mi ne bone fartis.
Dum la mondmilito oni devis vicigi sin por ricevi iom da viando kaj mi pripensis, pro kio stari du aŭ pli da horoj pro tiom malmulte da viando! Mi rezignis ĝin — kaj unufoje mi ne manĝis viandon dum kelkaj monatoj, ĉiam atendinte ekmalsaniĝon. Sed male, mi pli bone ekfartis ol miaj konatulinoj, kiuj manĝis viandon . . .
Post la renverso mi denove manĝis viandon, sed mi rimarkis, ke mi ne pli satiĝis ol sen viando. Depost tiam mi kuiris viandon tre malofte, unufoje po semajno. Kolbason mi tute forlasis. Dum tiu tempo mi ankaŭ fariĝis alkohol-abstinenca kaj iom post iom mi ĉesis manĝi «kadavrojn».
Ĉirkaŭ antaŭ unu jaro mi parolis hazarde kun viena k-do pri la vegetara problemo. Li pruntedonis al mi librojn pri tiu temo, ekzemple de «Hindhede» kaj «Malsaneco kaj acida-morto (Säuretod)» k. a. Nuntempe mi legas avide kaj entuziasme de «D-ro Drews pri natura nutraĵo, dediĉita al la mizero» kaj «sango kaj frukto» de Schlickeysen, kaj mi nur povas deziri, ke iu sperta k-do traduku tiajn grandiozajn verkojn en nia kara lingvo, por ke ili ne nur estu legotaj de la germane aŭ angle parolantaj gek-doj, sed de ĉiuj Esp-istoj.
Mi nur konsilas al ĉiu nur iom prudentulo, ke li okupu sin kun tiu graveqa afero kaj kun iom da volo li certe pli bone fartos ol antaŭe, ĉiam uzante alkoholaĵojn, tabakon kaj viandaĵojn! Ekzistas ankoraŭ aliaj pli taŭgaj ĝuegoj ol tiuj venenoj.
Estas ne eble en letereto pritrakti tian problemon, sed ĝi estu nur instigo samkiel tiu artikolo de k-do Fröding. —
Per miaj vortoj mi turnas min precipe al k-dinoj, ĉar, se unue la inoj estos konvinkitaj pri la graveco de l’ vegetara nutraĵo, ili certe povos bone influi la virojn, «la sinjoroj de kreado».
La progreso kultura de familio, ŝtato, klaso kaj de la tuta mondo dependas nur de «Ni», inoj prudentaj!
Stephi Müller, Wien.
INTER NI
Diri, ke esperanto estas facile ellernebla, estas graveqa eraro. Mi asertas, ke ĝi estas pli malfacila ol iu ajn alia lingvo.
— Paradokso! . . . Absurdo! . . .
— Eble, sed almenaŭ bonvolu atente pripensi jenon: Unu el la ĉefaj trajtoj de l’ artefarita lingvo estas ĝia LOGIKECO. Sed en preskaŭ ĉiuj niaj faroj ni agas nelogike. Ni obeas kutimojn, tradicion, morojn, leĝojn, kiuj havas nenion komunan kun logiko.
Tiu nelogikeco reflektiĝas en la naciaj NATURAJ lingvoj, kiujn ni jam akiris senlerne ĉe la brusto de nia patrino. Tute nature ni uzas nelogikajn esprimmanierojn. Kaj se ni lernas fremdan nacian lingvon, ni trovas en ĝi similajn nelogikaĵojn, kiel tiaj ekzistantaj en nia gepatra. Tial nia spirito troviĝas kvazaŭ en konata regiono kaj alkutimiĝas.
Sed esperanto devigas nin senĉese obei logikon, se ni volas paroli korekte kaj ne nur pli malpli komprenebie. Tia penado al stila logikeco en esperanto estas kontraŭnatura, malfacila kaj sekve neniam absolute sukcesa.
Neniam mi, vi, ni ĉiuj kapablos tute perfekte uzadi esperanton. Kapablus fari tion nur ĝisostaj sennaciuloj, t. e. homoj nun ne ekzistantaj.
Ni do konsciu pri niaj mankoj. Estas la unua kondiĉo atentenda, se ni volas almenaŭ progresi sur la vojo al nia mensa sennaciiĝo.
Konsekvence, ne diru al viaj lernantoj, ke nia lingvo estas facile ellernebla. Diru prefere, ke ĝia daŭra, senĉesa lernado estas nepre necesa helpilo por nia mensa liberiĝo, por nia propra memkulturo. Diru, ke oni tre facile kaj rapide povas interkompreniĝi per esperanto, sed ke necesas multaj jaroj nur por ekvidi, ke nuntempe neniu homo funde scipovas la artefaritan lingvon.
Esperanto, la sennacieca lingvo estas ankoraŭ nun en vindo. Ĝi firme kaj NATURE povas malvolviĝi nur kiam ekzistos sennacieca popolo.
Malproksima la celo. Sed ne laciĝos la pioniroj.
luelie.
VIa SAT-KONGRESO EN LENINGRAD
5.—10. Aŭgusto 1926

Emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la mallongigo "SAT" en cirklo.
Emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la mallongigo «SAT» en cirklo.
4. KOMUNIKO
KONGRES-KOMITATO
Gek-doj: Koĉkin, Lisicin, Podkaminer, Semjonova, Urban.
KORESPONDADRESO:
K-do S. Podkaminer, Petropavlovskaja 4, kv. 34, Leningrad — Sovetio.
KOTIZO: Egala al la jara SAT-kotizo.
ALIĜILOJ
Skribu la nomon, antaŭnomon, adreson, profesion, partitendencon, n-o de SAT-matrikulo, aktiva aŭ pasiva, membrecon.
Sendu aliĝilojn kaj kotizojn al:
k-do R. Lerchner, Leipzig O 27, Colmstrasse 1.
Sovetiaj gek-doj sendu al k-do S. Podkaminer laŭ supremontrita adreso.
Antaŭajn komunikojn vidu en n-roj 29, 32 kaj 34 de «Senn.»
Kongresaranĝoj: Estos organizataj: Koncertvespero kun partopreno de diversaj laborist-artaj klubrondetoj; konkurso de esp. murgazetoj kaj ekspozicio de laboristaj murgazetoj.
Kelkaj eksterlandaj k-doj petis aranĝi sportkonkursojn inter sportistoj-kongresontoj kaj rusaj sportistoj. Tial K. K. petas ĉiujn gek-dojn, dezirantaj partopreni ĉi-konkurson, senprokraste komuniki al K. K. pri ĉi-deziro.
Ĝis nun estas ricevita propono pri aranĝo de vegetara kaj kooperativa fakkunsidoj. Partoprenontoj registriĝu ĉe K. K.
Ĝoje ni konstatas, ke malgraŭ la multekosta vojaĝo gek-doj streĉas fortojn por veturi al la kongreso.
Ĉiujn prezojn ni komunikas en germanaj ormarkoj.
Ŝipveturo de Stettin . . . . . . . . 80 m. „ „ Hamburg . . . . . . . 100 „ „ „ Stockholm . . . . . . . 40 „ „ „ London . . . . . . . 200 „ „ „ New York . . . . . . . 640 „ (Certe nur unu flanken, en kajuto kun littolajo kaj kun manĝado.)
Fervojveturo (tra Berlin kaj Riga) de Berlin . . . . . . . . . . . . . 114 m. „ Vieno . . . . . . . . . . . . 156 „ „ Paris . . . . . . . . . . . . 162 „ „ Bruxelles . . . . . . . . . . . 150 „
Ĉi-prezoj estas de vagonaro, kiu veturas de Berlin ĝis Leningrad rekte kaj de Riga oni veturas per aliaj vagonoj.
Se gek-doj volas havi la prezmalpliiĝon je proksimume 10%, ili prenu biletojn nur ĝis Ostrov (latva-rusa limo) kaj tie ŝanĝu la vagonaron.
Vizoj: Veturantoj per ŝipo bezonas (krom germana pasporto) sovetan vizon. Ĉi-lasta estos senprokraste donata en ĉiuj sovetkonsulejoj post montro de la kongreskartoj sendotaj dum Junio.
Ĉi-vizo kostas 22 m. kun la retroveno. Nun ni klopodas pri senpagaj sovetiaj vizoj aŭ almenaŭ multe rabatitaj. Do ĉi-lasta elspezo ŝajne estos nuligata aŭ multe malpliigita.
Veturantoj per fervojo bezonas ankaŭ latvian transiran vizon, kiu kostas 24 m. kun retroveno; ricevebla en latviaj konsulejoj.
Loĝejo: Senpaga por ĉiuj alveturontoj.
Manĝado: Multe rabatita, ne pli ol 2 m. potage por bona manĝo.
Ĉefaj fervoj-linioj al Stettin. Por eviti multan korespondadon, ni ĉi-sube sciigas la veturkostojn de kelkaj ĉefurboj al Stettin. La prezoj kompreniĝas per rapidvagonaro 3-a klaso. Personvagonaro 4-a klaso po km kostas 3,3 pfenigojn.
— página 6 —
6 — SENNACIULO
km — urbo — prezo 135 . . . de Berlin . . . . . . . 7,80 m. 300 . . . „ Leipzig . . . . . . 16,50 „ 314 . . . „ Dresden . . . . . . 17,30 „ 674 . . . „ Frankfurt a. M. . . . 35,30 „ 711 . . . „ Köln a. Rh. . . . . 37,10 „ 972 . . . „ München . . . . . . 50,50 „
Ĉiu ekster-sovetiano bezonas pasporton, kiun li devas havigi al si en sia urbo, ĉe la pasport-oficejo aŭ policejo. La pasporto kostas en Germanio 8,— m.
P. S. Kiel vi vidas, la plej rekomendinda pro oportuneco kaj malkareco estas la vojo de Stettin (vaporŝipe); do, germanaj k-doj organiziĝu, por komune ŝipveturi!
2. listo de aliĝintoj al la VI. SAT-Kongreso
- K-do Nikolskij, R., Smolensk . . 5241
- K-dino Nikolskaja, A., „ . . . 6798
- K-do Artemjev, P., Nalĉik . . . . 1080
- „ Kuharskij, P., Samara . . . 5913
- „ Astafjev, P., „ . . . . 4605
- „ Puantis, J., Smolensk . . . . ——
- „ Puantis, L., „ . . . . ——
- „ Lapenko, K., Vitebsk . . . 3616
- „ Lebedev, A., Kimry . . . . 3708
- „ Muravkin, H., Berlin . . . 2921
- „ Roth, J., Frankfurt a. M. . . . 130
- „ Mahns, R., Röntgental . . . 1013
- K-dino Wernicke, J., Leipzig . . . 6722
- K-do Wernicke, K. „ . . . 5684
- „ Klopfleisch, P., Düsseldorf . 920
- „ X. en Y. „ . . . . 6093
- „ Sterzenbach, W., Essen . . 4567
- „ Scheder, J., Seifhennersdorf . 6201
- „ Lerchner, R., Leipzig . . . . 90
- K-dino Lerchner, Ŝ., „ . . . . 2465
- K-do Stoecker, J., Düsseldorf . . . 921
- „ Adamson, E., Göteborg . . . 902
- „ Schott, K., Langenfeld . . . 4362
- „ Scherbaum, H., Gr.-Schönau . 1378
- „ Rösch, K., Stuttgart . . . . 4398
- „ Endress, O., „ . . . . 4391
- „ Waller, K., „ . . . . 4392
- „ Götze, F., Altenburg i. Th. . . 5569
- „ Bässler, O., Leipzig . . . . 715
- K-dino Bässler, F., „ . . . . 2276
- K-do Gültling, A., Hamburg . . . 3432
- „ Nestroy, W., Dohna . . . . 3787
- „ Barthelmess, N., Berlin . . . 1768
- „ Beljakov, V., Tuapse . . . . 3935
- „ Sergeev, A., Kazalinsk . . . 6932
- „ Demidjuk, G., Moskvo . . . 1516
- K-dino Demidjuk, M., „ . . . 1521
- K-do Drezen, E., „ . . . 1518
- „ Flejss, E., Vjatka . . . . ——
- „ Sadykov, H., Novoĉerkask . . 6358
- „ Ŝubin, P., Sverdlovsk . . . 6937
- „ Nikolovič, B., Leningrad . . . ——
- „ Lebedev, V., Ivan.-Voznesensk 4696
- K-dino Zavadskaja, Z., Leningrad . 6476
- K-do Zavadskij, V., „ . . 6475
- „ Kozorez, V., „ . . 6067
- „ Savvin, I., Sartana . . . . 4420
- „ Varankin, V., Tverj . . . . 1116
- „ Smirnov, P., Omutninsk . . 6560
- „ Klys, J., Minsk . . . 4104
- K-dino Klys, A., „ . . . 5056
- K-do Snejko, D., „ . . 603
Urĝa informo
por atento de la partoprenontoj la VI. SAT-Kongreson
Multaj k-doj informiĝas, ĉu estos iel rabatitaj la vojaĝelspezoj al Leningrad por partoprenontoj de nia VIa Kongreso.
Moskvaj k-doj insiste klopodas ĉe koncernaj registaraj kaj laboristaj organizoj, ke la vojaĝo estu malkarigita, por ke plejmulto povu partopreni la kongreson.
Rilate la veturadon kaj restadon en Leningrad oni esperigis nin, ke estos farita ĉio ebla kaj ke la veturado estos rabatita. Pri la definitivaj rezultoj de la klopodoj estos tuj post ilia atingo komunikita per «Senn.»
Rilate la vizojn garantii rabaton por ili ne estas provizore eble. Ĝis nun vizitintaj Sovetion laboristaj delegitaroj ne estis ricevantaj rabatojn por la vizoj, tamen moskvaj k-doj insiste klopodas ankaŭ tiudirekte. Dume la rezultoj definitivaj estas ricevitaj rilate plifaciligon en ricevo de la enveturvizoj. La afero estas aranĝita tiamaniere, ke popolkomisaro por eksterlandaj aferoj sendos al konformaj ambasadorejoj ordonon, por doni vizon al ĉiu kongresonto laŭnome. Tial estas tre grave, ke ĉiu partoprenonto jam tuj sendu sian kongres-aliĝilon, por ke la informo pri vizo por li ne malfruu ĉe koncerna ambasadorejo.
Krom la demandoj, metitaj en la aliĝilo, nepre kun la aliĝilo mem devas esti sendataj jenaj informoj:
- Devas esti montrita ne nur loĝlando, sed ankaŭ la naskolando.
- La jaro de naskiĝo.
- Ĉu k-do antaŭe vizitis jam Sovetion kaj kiam?
Foreston de ĉi-informoj prokrastigos ricevon de enveturvizo.
Do neniu plu prokrastu kaj tuj sendu sian aliĝilon kun la montritaj aldonaj informoj!
La aliĝiloj devas esti sendataj nur al Leipzig aŭ Paris.
G. Demidjuk.
Postkongresa karavano
(Ekskurso en N.-Novgorodon post la VI. SAT-kongreso)
N.-Novgoroda SAT-grupo kune kun N.-Novgoroda Gubernia Filio de SEU organizas komunan veturon al SEU kaj SAT-kongresoj kaj invitas ĉiujn gek-dojn, trapasontaj N.-N-on, partopreni ĝin.
Krom tio estas organizata postkongresa ekskurso (karavano) de SAT-kongresanoj al N.-Novgorod. Dum la lasta la gek-doj havos unikan okazon viziti la tutmonde-konatan N.-Novgorodan foiron (kies malfermo estas la 1. Aŭg.) kaj ĝui belan aspekton de la plej granda rivero en Eŭropo Volga kaj de ĝiaj pitoreskaj bordoj. Ankaŭ oni organizas vizitojn de diversaj industriaj kaj aliaj institucioj laŭ deziro de l’ partoprenontoj.
Projektata direkto de l’ karavano en N.-Novgorodon estas jena: Leningrad—Ribinsk (Rybinsk) fervoje, Ribinsk—N.-Novgorod vaporŝipe sur Volga, poste N.-Novgorod-Moskvo aŭ alian laŭ deziro de la revenontoj.
Tial ni esperas, ke eksterlandaj SAT-anoj multnombre partoprenos la ekskurson, des pli ke tiu-ĉi ekskurso havos tre grandan propagandan signifon, pruvante la praktikan utilecon de Esperanto kaj montrante la interfratiĝon de l’ tutmonda proletaro.
Detalajoj pri la tempo de veturo, kosto ktp. sekvos en dua letero. Ĉiuj gek-doj intencantaj partopreni la komunan vojaĝon al la kongreso kaj la postkongresan ekskurson bonvolu plej baldaŭ komuniki pri tio, por havi la personan kunligon, al Hermann Konovalov, Teatralnaja pl., d. n-o 6, loĝ. n-o 9 Nijnij-Novgorod, Sovet-Unio.
Sennaciece Organiza komitato.
DEMANDOJ KAJ RESPONDOJ
(Fako proponata, kiu povas koncerni plej diversajn problemojn kaj esti respondotaj kiel de la redakcio same de aliaj k-doj.)
- Kia estas nuntempe la stato de projekto de profesoro Openhejmer (el Berlina universitato) pri Terlaboristaj Kooperativoj?
- Ĉu la kolonio Merhavjo en Palestino ĝis nun konservis la Openhejmer’an statuton? 3. Ĉu ekzistas aliaj samaj kolonioj?
- Kie nuntempe loĝas prof. Openhejmer?
- Ĉu oni povas skribi al li esperantlingve?
Mi intencas organizon de kooperativa sekcio (fako) dum la VI. SAT-kongreso en Leningrad kaj suprenomitaj sciigoj al mi estas urĝe necesaj.
Ja. Ĥ. Brukson (1896).
EKSTER NI
En unu el la lastaj n-roj de SENNACIULO, estas riproĉite al la aŭstriaj esperantistoj laboristaj pro tio, ke ili eldonas gazeteton, kies ekzisto ŝajnas malnecesa. Nu, ĉu mire ne estas konstati, ke eĉ la recenzisto de la organo de UEA same riproĉas. Jen legu:
«La lab. esperantistoj spertas saman disigon de fortoj kiel la t. n. «neŭtralaj» samideanoj. Pri la bezono de speciala gazeteto AŬSTRIA LABORISTO ESPERANTISTA povas dubi vidante, ke ĉiuj gazetoj esp. luktas por ekzisti. Alia konstato estas, ke eĉ la plej internaciemaj aŭ SEN-NACIAJ esperantistoj ne sukcesas venki la plej danĝeran bacilon de organizita movado: la partikularismon.
Quousque tandem?»
Ĝis kiam vivos tiu danĝera bacilo (?) demandas la recenzisto.
La partikularismo, t. e. la emo malatenti la komunan intereson, ĉiam ekzistis, kaj verŝajne neniam malaperos.
Ĉu tia konstato estas sufiĉa motivo por fariĝi malbonhumora kaj pesimista? Ne, tute ne. Ĉagrena mieno utilas neniel. Prefere permesu, ke mi rediru al vi biblian — do veran — rakonteton:
Iam dio ordonis al Jonas, ke li veturu al Ninivo por tie prediki pentofaradon. Sed malobee Jonas enŝipiĝis por alia urbo. Kaj okazis, ke malica ondo jetis lin enmaren, kie ne malpli malica baleno englutis lin. Tri tagojn vivis Jonas en la ventro de tiu bestego, kaj poste estis li mirakle resendata sur la marbordon. Tiam pentante la savito konsentis fine plenumi la ordonon de dio.
— Kian rilaton havas tiu biblia sensencaĵo kun la eldono de aŭstria gazeteto?
— Pacience! . . . Aŭskultu: Jonas malobeis la dian ordonon kaj pro tio trafis en ventron de baleno. Tio instruas, laŭ mia ekzegeza kompreno je la biblio, ke ĉiam la partikularismo fiaskas . . .
Ankaŭ certe fiaskos la entreprenŭ de k-do Jonas (unu el la plej lertaj aranĝintoj de la V. SAT-kongreso), tial, ke li malobeis la rezolucion voĉdonitan ĉe tiu kongreso, konsentante prizorgi la riproĉitan gazeteton. Li havos similan sorton kiel tiun de sia biblia samnomulo. Se li ne trafos en ventron de baleno, li almenaŭ verŝajne trafos en deficiton kaj finfine devos ĉesi sian mallaŭdindan agadon.
Tiam, imite al sia praulo, li pentos kaj fariĝos la plej fervora predikanto de kontraŭpartikularismo kaj sennaciismo en Aŭstrio.
Tiel estu! . . .
Eŭtrapel.
— página 7 —
SENNACIULO — 7
Juda laborista kongreso en Varsovio
La 1. Aprilo k. j. en Varsovio okazis unu el la plej tragediaj kongresoj, kiu iam ajn okazis en pola respubliko. Alveturis el ĉiuj anguloj de Polio 584 delegitoj de judaj laboristoj por demonstri rajtojn de judaj laboristoj al laboro kaj komenci larĝskale batalon por ĉi tragedia rajto.
Rajton al laboro! Rajton lasi sin ekspluati, rajton krei grandajn riĉaĵojn por entreprenistoj — kaj duon-malsatan mizeron por si mem! El alparoloj de delegitoj de diversaj politikaj partioj evidentiĝis, ke ili klare konscias gehenon de nuntempa kapitalista vivo kun ĝiaj malaltaj perlaboroj, — sed judaj laboristoj volas, ke ilin oni ne bojkotu kaj speciale ne limigu, ne forigadu el entreprenoj sociaj, komunumaj kaj ŝtataj.
Al ĉiuj estas konataj la faktoj, ke ne nur oni ne allasas judajn laboristojn al entreprenoj ŝtataj kaj komunumaj, sed, precipe lastatempe, aperis tendencoj forigadi jud. lab. sub diversaj pretekstoj eĉ el tiuj entreprenoj, en kiuj ili laboris dekojn da jaroj.
Raportantoj, konsilantoj Erlich Alter, Bukstajn kaj Szafran ilustris siajn konkludojn per kriantaj ciferoj. Montriĝis ekz., ke en Varsovio inter 12 000 oficistoj kaj laboristoj, laborantaj en komunumaj institucioj preskaŭ forestas judoj, krom tiuj okupitoj en urba juda hospitalo, cetere magistrato eĉ tie forigas judajn laborantojn. Lastatempe kiam Konsilantaro de Profunuiĝoj penadis allasi jud. lab. al servado en tramveturiloj, dekstrula profunuiĝo kontraŭstaris, deklarante, ke ili ne permesos al jud. lab. kunlabori kun ili. Aliflanke judaj burĝoj neniel helpas al jud. lab., ĉar ĉi bojkoton pleje sentas juda proletaro.
Estis akceptita kelkaj rezolucioj, kiuj faciligos doman vivon al jud. laboristoj.
Judaj laboristoj atendas aktivan helpon flanke de ĉiuj laboristoj de tuta Respubliko, pri kio certigis ilin reprezentantoj de Pola Socialista Partio deputatoj Ŝĉerkovski kaj Gonerko, de Sendep. Soc. Part. dep. Zerbe, de komunistoj dep. Sohacki, de Sendep. Socistoj T. Kapiltulka kaj d-ro Kruk.
Kongreso unuvoĉe akceptis akran rezolucion protestan kontraŭ sangaj akcidentoj en Stryj, en kiuj respondeca estas registaro, — kontraŭ senĉesa persekutado de lernejaro kaj lingvoj de pola malplimulto. Unuvoĉe oni ekpostulis amnestion por politikaj malliberuloj.
Spr. (Przedjutrze) trad. H. H-rn, L.
8½ milionoj da organizitaj laboristoj
La statistikejo de l’ Tutsovetia Konsiliĝo Profesi-sindikata komunikas pri plua kresko de l’ organizita proletaro en Sovet-Unio. La 1. Okt. 1925 la sovetiaj sindikatoj nombris 7 846 800 anojn. La 1. Jan. 1926 la sindikatoj enhavis 8 303 000 anojn. La proksimuma cifero por Majo 1926 estas la kolosa nombro de 8½ milionoj da sindikatanoj.
Tiuj «rekordaj» ciferoj elokvente parolas pri tio, ke la industrio pliordiĝas kaj, kiel rezulto, kreskas la nombro de l’ laboristoj en ĉiuj fakoj.
Dneprano.
La I. Granda Ekspozicio esperanta en Lublin
Antaŭ naŭ monatoj lublinaj esperantistoj decidis, por pliviglig la esperantan movadon, organizi ion, ĝis nun tiaamplekse ne estintan en Polio, patrolando de d-ro Zamenhof, nome la I. Granda Ekspozicion esp-an en Lublin, enhavantan kiel eble ĉion, kio en la hodiaŭa stato de tutmonda esp-ista movado kaj ĝia praktika aplikado estis havebla. Dum tiu ĉi tempo estis kolektitaj pere de diversaj organizaĵoj kaj privataj personoj pli ol 1000 ekspozaĵoj.
Fine, la 3. Aprilo k. j. estis aranĝita la Ekspozicio, daŭrinta ses tagojn, kiu okupis tri grandajn salonojn. La tuta materialo estis dividita je multaj fakoj. Estis do tie fakoj de: bela literaturo, historio, muzikaĵoj, medicino, tekniko, pedagogio, stenografio, infanorganizaĵoj, socialistoj, sindikalistoj, katolikismo, protestantismo, bahaismo, oomotismo, kvakroj, liberpensuloj, tolstojanoj, blinduloj, radio-telefonistoj, poste grandega fako de komerco kaj industrio, de komercĉambroj kaj internaciaj foiroj. Unu muro estis senfende okupita per diversnaciaj kaj internaciaj gazetoj esp. kaj miksitaj (naci-esp.).
La frekventado estis sufiĉe granda. Tuj post la Ekspozicio komenciĝis du kursoj en pola kaj juda lingvoj.
Post kelkaj monatoj, aŭtune, ni intencas aranĝi decan pli ampleksan ekspozicion kaj uzi ĝin kiel la rondirantan en ĉiuj pli grandaj urboj de Polio. Ni do insiste petas ĉiujn organizaĵojn, redakciojn, komercajn entreprenojn (uzantaj Esp-on) kaj amikojn de Esp-o sendadi al ni diversspecajn esp-ajojn. Adreso por alsendo de ekspozaĵoj: H. Halpern, Lublin (Polio), Rynek 7.
≡ KRONIKO ≡
Ĉekoslovakio
Gablonz a. N. La ĉi tiea lab. esp. grupo partoprenis kun la kammnitztala grupo la grandan lab. tagon, kiu okazis pentekoste (la 23. Majo) en Reichenberg. Ni formis kun kelkaj alilokaj izoluloj propran grupon dum la demonstracio de ĉ. 70 gek-doj. Ni portis nian grandan esp. flagon kaj du grandajn afiŝojn. La unu kun la surskribo «Esperanto la unueclingvo de la mondproletaro» (germane), la alia «Esperanto je la servo de l’ tutmonda proletaro», tri lingve (esper., germ., ĉeke.) La tuta grupo efikis tre multe, vekis la simpation kaj interesigis multajn homojn por Esperanto. Ofte oni aŭdis entuziasmigita «vivu Esperanto». Dum la festeno ni ankaŭ havis ekspozicion, kiu estis multe vizitata. Anoncis sin multaj interesuloj por nova kurso.
La tutan festenon partoprenis ĉirkaŭ 20 000 gelaboristoj.
(2067).
Francio
Paris. Dum la pentekostaj festotagoj okazis ĉi-tie la VI. Kongreso de Esp. Federacio Lab., por la franclingvaj teritorioj (Belgio, Francio, Svisio). Ĉeestis delegitoj el Bruselo, Ljono Marsejo kaj el diversaj aliaj urboj, entute 74 kongresanoj. Kiel gastoj ĉeestis ankaŭ k-doj el Britio, Germanio, Hungario kaj Polio.
La raporto de la federacio estraro montris, ke la movado, kvankam malrapide kaj iom kaose, tamen kreskas kaj plifirmiĝas. Se la nombro de membroj ne estas kontentiga, pro la konata neanĝemo de la francoj, la forto de l’ Federacio tamen montriĝas per sia eldonpovo kaj per la larĝa disvendado de lernolibroj kaj disdonado de propagandiloj. La Federacio jam eldonis: 208 paĝan lernolibron (16 000 ekz.), 36 paĝan lernolibreton (30 000 ekz.), propagandbroŝuron 72 paĝan (3000 ekz.) kaj 60 000 flugfoliojn.
Nur la «koresponda kurso» donas en Francio kontentigan rezulton. Dank’ al la metoda kaj senlaca laboro de la gvidanto, k-do Robert kaj liaj gehelpantoj, estis eble starigi grupojn en diversaj urboj, kie ĝis nun malestis esp. vivo.
La sidejo de la Federacio restas en Parizo, kaj la kongreso unuanime manifestis sian konfidon al la estraro.
Estis diskutata la temo pri rilatoj inter SAT kaj la nacilingvaj organizoj. En plena unuanimeco estis akceptata rezolucio konforma al tiu voĉdonita ĉe la V. SAT-Kongreso. (Ĉar tiu rezolucio havas tutmondan signifon ni publikigas ĝin sube. — Red.)
Tre bonan efikon sur la kongreson havis la ĉeesto de fremdaj gastoj: ĝi faris, ke la debatoj okazis esperantlingve.
La tagon antaŭ la malfermo de l’ kongreso, la pariza grupo organizis propagand-kunvenon, kiun ĉeestis proksimume 300 personoj. La programo de tiu kunveno enhavis teatraĵetojn, ŝercaĵojn, kantojn ktp., sed malmulton rilate veran propagandon por Esp-o. Ĝi estis tiom enhavoriĉa, ke ne estis eble profiti la ĉeeston de nefranclingvanoj por fari vere trafan propagandon. Nur kelkajn vortojn povis diri niaj gastoj. Estas vere, ke aŭdiĝis bela voĉo UEA-ana, kantanta esperante. Sed kiajn kantojn? Ho, nur pacemajn, liberpensajn! . . . Ne aŭdiĝis unu vere proleta kanto; ne aŭdiĝis «La Internacio»! . . . La organizantoj de la festo akceptu tiujn rimarkojn ne kiel riproĉojn, sed kiel amikan — ĉar utilan — kritikon.
Ne decus forgesi, ke Esp-o estis tamen trafe propagandata per la legado de letero sendita de Henri Barbusse al la kongreso.
SAT-ano 1
REZOLUCIO PRI RILATOJ INTER SAT KAJ LA NACILINGVAJ ORGANIZOJ
La VI. Kongreso de «Fédération Esperantiste Ouvrière», diskutinte la temon pri rilatoj inter la nacilingvaj organizoj kaj SAT, deklaras, ke estas tute nenecesa kaj sekve maldezirinda la ekzisto de ia ajn statuta ligilo inter por-esperantaj organizoj kaj asocio kies celo estas nur per-esperanta.
La kongresantoj bazas sian opinion sur jenajn konsiderojn:
a) La nacilingvaj organizoj ne povas, kaj sekve ne devas havi la samajn taskojn kiel tiujn de SAT. Ili nepre devas limigi sian agadon en la nura nacilingva propagando de Esp-o kaj en nacilingva publikigado de informoj ricevataj per Esp-o.
b) Tial, ke SAT havas la tutmondon kiel agadkampon, ĝia tasko devas esti la ebligado de praktika uzado de la lingvo kaj liverado de esperantlingva literaturo.
c) La por-esperantaj, nacilingvaj kaj per-esperanta aparatoj estas same necesaj; ili devas funkcii paralele, ĉiam evitante ian ajn uzurpon.
d) La VI. Kongreso de F. E. O. notas kontente, ke la organoj de SAT ĉiam bonakceptis la komunikojn de F. E. O., kiam ili havis interesan por la tutmonda lab. esperantistaro.
Sovet-Unio
Ĉita (Sibirio). La 7. Marto nunjare ĉita’a SAT-grupo festis, tre modeste, sian 1 jaran datrevenon. Laŭ raporto estis konstatita, ke dum 50 kunsidoj ni akiris sufiĉe grandajn spertojn pri mondkomprenon, kaj bonan lingvoscion. Ni elkreskis de 8—18 oficialaj SAT-anoj.
De 21. Marto ni kunsidas en la «klubo instruista», laŭkutime ĉiudimanĉe. Kunsidojn ordinare vizitas 15—25 gek-doj. La ĉefa
— página 8 —
8 — SENNACIULO
temo de nia studado nun estas libro: «ABC de Sennaciismo», kiun ni jam studas de post Februaro pere de laŭĉapitraj referatoj.
- Aprilo ni modeste distingis la memoron de D-ro Zamenhof per kunsido dediĉita al li. Estis 4 raportoj, deklamadoj, kantado.
Dimanĉon la 2. Majo ni dediĉas al la tago de l’ 1. Majo. Okazos studaj raportoj, «vespero de demandoj kaj respondoj». Okaze de l’ 1. Majo estis senditaj de ni 16 salutleteroj diverslanden.
Servoj de niaj SAT-anoj estas multfoje uzataj de div. organizaĵoj: «Junpionirtrupoj», «IRH»- kaj «Komjunular»- ĉeloj, Sindikatoj ktp. por kunligiĝo kun eksterlandaj samfakaj org-joj. De niaj org-joj estis senditaj dum la jaroj 1925—1926 pli ol 20 leteroj. Bedaŭrinde venas ne tre multaj respondoj 2 leteroj ricevitaj, de svedaj metalistoj kaj de ĉekoslovakaj lab. kor-oj, estis enpresitaj en la loka gazeto.
Krom tio nia SAT-grupo mem kaj ankaŭ instruista esp.-rondeto sufiĉe vigle korespondas kun eksterlando. Precipe ni penas organizi konstantan korespondadon kaj interŝanĝadon de artikoloj (esp.-servon) kun Japanio, Ĉinio kaj al. ekstrem-orientaj landoj.
Nun en la urbo Ĉita la esp.-kursoj ekzistas en 10 diversaj lernejoj de unua kaj dua gradoj kaj de specialaj, kun ĉirkaŭ 200 gelernantoj.
La esp.-laboro en la lernejoj estas gvidata per speciala «urb-komitato de gelernantoj-esp-istoj», antaŭnelonge reelektita kaj kaj ekzistanta jam pli ol du jarojn.
Krom tio funkcias esp-kursoj ĉe: klubo instruista, ĉeffervojadministrejo, elektrostacio kaj poŝtoficejo. Ĝenerale ni kalkulas plimalpli bone esp-lingve parolantajn gek-dojn ĉirkaŭ 80—100 personoj. SEU-anoj estas en Ĉita 150 gek-doj (plena normo destinita al ni de CK de SEU), kaj en limoj de transbajkala gub. krom Ĉita 35 gek-doj. Sed ankoraŭ nenia oficiala SEU-komitato ekzistas. Tio grave malfaciligas nian laboron.
Tamen ĝenerale niaj atingoj estas ne malsignifaj!
K. Fade.
Ĥabarovsk. Ĉe Komsomola klubo (Komjunula klubo) je nomo de Kubjak, estas organizita esperanta rondeto. Gvidas k-do Verŝinin. Aniĝis dume nur 12 gekomjunuloj. Adreso: Sovetio. Ĥabarovsk. Poŝt-restante al k-do Verŝinin A. I. (por kluba rondeto)
A. V. (4638)
Moskvo. Komence de Aprilo 1926 en la I. Zabora Eksperimenta Lernejo ekorganiziĝis esp. rondeto kun 15 membroj. Gvidanto estas k-do Svistunov. Esp. studado okazas dufoje dum semajno. Dum festo laborista Unua de Majo parto da rondeto partoprenis kaj multe propagandis. Sur la plej videbla loko estis devizo, skribita esperante «Proletoj de tutmondo unuiĝu!» Tio estis efektive internacia festo. Ni membroj de esp. rondeto esperas, estonte pli bone ellerni esp. lingvon. Tre grandegan dankon al k-do Svistunov, kiu ne kompatas sian altvaloran tempon pro internacia afero!
Samara. Nia Gubernia Fako de SEU estas nun oficialigita, statuto de ĝi ankaŭ estas konfirmita.
La 19. Aprilo ĉe ni estis memorvespero de Zamenhof. K-do Astafjev raportis pri vivo de Zamenhof kaj pri Esp-o. Dum parolado ĉeestis kelkaj idistoj kun konata ilia ĉefo Ĥovanskij. Poste unu k-do demandis, kiu diferenco estas inter Esp-o kaj Ido. K-do Astafjev klarigis. Tiam idistoj eksaltis de siaj lokoj kaj foriris parolante: «Ni alvenis por honori memoron de Zamenhof, sed ne por diskuto», kvankam k-do Astafjev nenion malafablan diris pri Ido.
Post la parolado estis prezentaĵo de teatraĵo «Teha» pri Esp-o.
Por ĉi tago de ni estos eldonita murgazeto «Samara Esperantisto», kun raporto pri Zamenhof, artikoloj pri nia movado en Samara kaj versaĵo de unu labkor. en rusa lingvo pri Esp-o.
Vitebsk. La 18. Aprilo ekfunkciis nova grupo de Esperantistoj. Ĝi organizis distriktkomitaton kaj decidis revigligi kaj restarigi la movadon. K-do Lapenko informis la kunsidon pri la decido de la 1. Tutblankrusa Konferenco kaj 2. Kongres-Moskva. En komitato estis elektitaj: k-doj Lapenko, Kovalskij, Golikov, Dvorkin. La distriktkomitato dume loĝiĝas en loĝejo de k-do Lapenko st. Bebel 65, 2.
Nun Gubernia Komitato decidis pretigi sin por estonta vintra laboro. Nia plej grava manko estas nehavo de spertaj instruistoj. Dum somero ni pensas pretigi en la kursoj gvidantoj por elementaraj rondetoj en kluboj.
Ĉi-laboro estos por tuta somero.
Nun ni havas kvin rondetojn, el kiuj kvar estas financaj ŝajn programojn kaj la kvina estas nove organizita el komsomolanoj.
Gub. Komitato de VLKSM (de komsomol) nun helpas al ni en nia laboro.
Membroj de SEU ĉe ni estas 127, SAT 16.
P. Kuharskij, SAT-ano 5913
Alvoko!
Ni alvokas ĉiujn esp-istojn, renkontantajn hungaron Luczák Géza, kiu estas 26 jara, seruristo kaj kutime kunveturas kun edzino de Berta György, ke ili sciigu lian restadejon kaj loĝejon al «Hungaria Esperantista Societo Laborista, Budapest, IX. Márton-u. 28». Li malaperis el sia urbo Pesterzsébet kun 880 000 hungaraj kronoj de sia grupo laŭ onidiro migris Belgion. Kompreneble li pro tiu ago sia ne meritas la helpon de la esp-istoj kaj samtempe ni sciigas al ĉiuj, al kiuj li montras legitimilon de lab. esp. grupo en Pesterzsébet, ke tia legitimilo estas falsa.
Alvoko!
Por dokumente montri la uzeblecon kaj servemon de Esp-o, kiel la sola tutmonda interligilo de lab-istaro, kaj tiamaniere plivastigi la intern. lingvon en nia distrikto, ni varmege petas ĉiulandajn gek-dojn (precipe agrikulturistojn aŭ kompetentajn k-dojn, sendi artikolojn, inform-materialon pri agrikulturo, formoj de vilaĝ-mastrumaĵoj, vilaĝana vivo ktp. Ekzemple:
Por kia speco de gramenoj kaj kiamaniere oni kulturigas kampojn en via lando?
En kia kvanto kaj laŭ kiaj kondiĉoj vialandaj terkulturistoj posedas teron?
Formoj de vilaĝ-administr-regado?
Per kiaj metodoj terkulturistoj en via lando bataladas kontraŭ sekvetero?
Kiaj laborkondiĉoj estas por la dungataj terkultur-laboristoj?
Pri brut- kaj birdedukado, kaj ankaŭ pri laktindustrio en via lando?
Ĉu estas kolektivaj kamparan-mastrumaĵoj kaj per kiaj rimedoj akcelas tion via landaregistaro?, ktp. pri aliaj konformaj temoj.
La inform-materialo estas necesa por publikigado en la loka vilaĝana jurnalo «Krasnij kurgan» (Ruĝa kurgan’o) kaj en murgazeto de vilaĝandomo. Tre dezirataj estas fotografaĵoj, naciaj ilustr. gazetoj pri agrikulturo, arbarkulturo, brut-bird-edukado ktp. Rekompense ni povas sendi la konfirman materialon nian.
Ni kredas, ke la tutmondaj gekamaradoj helpos por nia afero! Sendu ĉion laŭ adreso: Sovet-Unio, Kurgan, Uralsk. oblast. (Sibirio), poŝtkesto (poŝtovijasŝik) n-o 41, al Kurgan’a ĉelo de Sovetlanda Esperant. Unuiĝo, ĉe Laborista klubo de «Oktobra Revolucio».
(3930)

KARAVANO DE LONDONO AL LENINGRADO — SAT-ano J. W. Sons, delegito de la Lab. Esperanto-Klubo Londono, kun la aprobo de la komitato de BLES (Brita Ligo de Esperantistaj Socialistoj) aranĝas karavanon al la VI. Kongreso de SAT Londono—Leningrado. Ĉiuj, kiuj deziras partopreni, skribu senprokraste al: 2. MACCLESFIELD ST., LONDON W. 1 (Angl.)
KARAVANO DE LONDONO AL LENINGRADO — SAT-ano J. W. Sons, delegito de la Lab. Esperanto-Klubo Londono, kun la aprobo de la komitato de BLES (Brita Ligo de Esperantistaj Socialistoj) aranĝas karavanon al la VI. Kongreso de SAT Londono—Leningrado. Ĉiuj, kiuj deziras partopreni, skribu senprokraste al: 2. MACCLESFIELD ST., LONDON W. 1 (Angl.)

LIBREJA FAKO DE SAT — MALKARAJ LIBROJ: Fundamenta Krestomatio de D-ro Zamenhof (460 paĝoj) 2.75 mk. g.; Fundamento de Esperanto (france, angle, germ., ruse, pole) 1.25 „ „; Lingvaj Respondoj (92 paĝoj), sur simpla papero . . . 1.50 „ „; Lingvaj Respondoj „ „ sur luksa papero . . . 2.25 „ „; Marta (237 paĝoj) Romano . . . 2.— „ „; La Rabistoj (144 paĝoj) . . . 1.20 „ „; Vortaro de Esperanto (esperanto-esperanta), de Kabe . . 2.50 „ „. La prezoj kompreniĝas inklузive afranko. La livero okazas nur kontraŭ antaŭa pago. Rekomendite ni sendas, se oni aldonas 15% pli al la pago. Administracio de SAT, Leipzig O 27, Colmstr. 1 (Germ.)
LIBREJA FAKO DE SAT — MALKARAJ LIBROJ: Fundamenta Krestomatio de D-ro Zamenhof (460 paĝoj) 2.75 mk. g.; Fundamento de Esperanto (france, angle, germ., ruse, pole) 1.25 „ „; Lingvaj Respondoj (92 paĝoj), sur simpla papero . . . 1.50 „ „; Lingvaj Respondoj „ „ sur luksa papero . . . 2.25 „ „; Marta (237 paĝoj) Romano . . . 2.— „ „; La Rabistoj (144 paĝoj) . . . 1.20 „ „; Vortaro de Esperanto (esperanto-esperanta), de Kabe . . 2.50 „ „. La prezoj kompreniĝas inklузive afranko. La livero okazas nur kontraŭ antaŭa pago. Rekomendite ni sendas, se oni aldonas 15% pli al la pago. Administracio de SAT, Leipzig O 27, Colmstr. 1 (Germ.)

SENNACIECA REVUO — Monata Organo de Sennacieca Asocio Tutmonda. (BILDO p.8 | 70,84,88,92) Kvadrata emblemo kun la vortoj LITERATURO, SCIENCO, PEDAGOGIO ĉirkaŭ nigra kvadrato. Prospekton kaj provnumeron sendas senpage: Administracio de SAT, Rich. Lerchner, Leipzig O 27
SENNACIECA REVUO — Monata Organo de Sennacieca Asocio Tutmonda. [BILDO p.8 | 70,84,88,92] Kvadrata emblemo kun la vortoj LITERATURO, SCIENCO, PEDAGOGIO ĉirkaŭ nigra kvadrato. Prospekton kaj provnumeron sendas senpage: Administracio de SAT, Rich. Lerchner, Leipzig O 27
Presejo: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG
N.º 90, 17 de junio de 1926
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
2-a Jaro, N-o 38 (90) — APERAS SEMAJNE — 17. Junio 1926

Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» interne, super la kaplinio.
Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» interne, super la kaplinio.
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
| Sidejo de la Redakci-Komisiono: Colmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio) |
Sidejo de Ekzekutiva Komisiono de SAT 23, rue Boyer, Paris XX |
Administranto: R. LERCHNER Colmstrasse 1, Leipzig O 27 |
PEREIS SAT-ANO
MEMORO PRI K-DO GREGORO ROZENBLAT (MORTIS 19. MAJO 1926)
La epoko de Revolucio naskas novajn homojn. Nova spirito naskiĝas en la ekstermantaj flamoj, kiuj formanĝas kadavron de la malnova mondo. Brulas fajro en la foriranta nokto kaj brilas hela matenaŭroro.
Tia nova horo, naskita de la revolucio, estis nia kamarado Gregoro Rozenblat.
En la jaro 1917, estante knabo deksesjara, li jam estis esperantisto. Estis unua tempo, kiam la ideraro de l’ mondrevolucio socia komencis penetri en la masojn. Internaciismo revolucia etendis sian unuan radion. En ĝia lumo estis k-do Rozenblat.
En 1918 kune kun la subskribinto li fondas en Moskvo Tutruslandan Ligon de Junaj Esperantistoj kaj fariĝas ĝenerala sekretario de ĝia Centra Oficejo. En unua numero de ĝia organo «La Juna Mondo» aperas lia artikolo «Al la junularo» kun flama alvoko lerni Esperanton. En tiam fondita «Domo de Esperanto» Rozenblat ludas eminentan rolon, kiel unu el ĉefaj laborantoj, vigla, gaja kaj energia.
En 1919 li iniciatas gazeton «Revolucia Esperantisto» kaj samtempe fariĝas membro de l’ komunista partio. Venas tempo de akraj bataloj, kiam la revolucio estas blokata el ĉiuj flankoj kaj furioze defendas sin sur multenombraj frontoj. Rozenblat estas ĉe la fronto en kaŭkaza montaro. 22 frontbatalojn kontraŭ la blankuloj li spertas dum daŭro de du jaroj 1919 ĝis 1920, estante avangarda militkomisaro.
En 1921 la subskribinto renkontas lin sur la posteno de redaktoro de l’ ruĝarmeana jurnalo «Ruĝa Militisto».
En 1922 k-do E. Lanty, en «Sennacieca Revuo» priskribante sian vojaĝon tra Sovet-Rusio, rakontas pri Rozenblat kiel pri juna «ruĝa generalo», ŝatanta poezion.
Jes, Rozenblat ŝatis la poezion kaj tradukis multajn poemojn kaj kantojn en Esperanton. En «Proletaria Kantaro» oni povas trovi du revoluciajn kantojn, tradukitajn de Rozenblat. Same en «Dokumentoj de Komunismo» estas presita «Konstitucio de Rusa Socialista Federativa Soveta

Portreto de junulo — k-do Gregoro Rozenblat — en nigra kadro.
Portreto de junulo — k-do Gregoro Rozenblat — en nigra kadro.
Respubliko» en lia traduko. Ĉu ĝi ne estas ankaŭ bela speco de moderna sociopoezio?
En 1923 k-do Rozenblat estis sekretario de Ruĝa Sportinternacio. Kaj de post 1924 li konstante redaktas ruĝarmean rubrikon en la jurnalo «Pravda», centra organo de Rusa Komunista Partio.
En 1925 k-do Rozenblat partoprenas grandan aer-ekspedicion de 6 aeroplanoj, flugintan el Moskvo ĝis Ŝanĥajo. Oni vidu priskribon de tiu-ĉi interesega vojaĝo en la eldonita de SAT-Krestomatio «Orienta Blovo». Trans vasta Siberio, Mongolio kaj Ĉinio Rozenblat flugis en kabino de flugmaŝino, dejorante kiel speciala korespondanto de «Pravda».
Tiu danĝera flugekspedicio pasis feliĉe. Rozenblat revenis sana kaj gaja. Loĝante en sia malgranda senkomforta ĉambro solece kun blanka katino, li laboris kune kun la subskribinto super verkado de libro.
En Aprilo li forveturas Leningradon kaj nur okaze ne partoprenas la nordpolusan ekspedicion de Amundsen, ebleco al li prezentata. Rozenblat forflugas alidirekten, por malfermi aerlinion Moskvo—Tifliso. Rapide pasas la vojaĝo tra Ĥarkovo—Derbento—Bakuo ĝis la ĉefurbo de Soveta Kartvelia Respubliko (Georgio). La aeroplano «Dornier-Kometo» flugas tra nuboj super montaro. Returnavoje en Derbento okazas avario. Oni riparas la rompaĵojn kaj daŭrigas la vojon. Ĉio pasas bone. Jam estas atingita Ĥarkovo, malmulte restas ĝis Moskvo.
La 19. Majo je 12 h. 40 m. «Dornier-Kometo» ekflugas el Ĥarkovo. Apud urbo Belgorodo en la flugmaŝino krevas radiatoro. Evidentiĝas, ke nebulas pro manko da oleo flugi pluen. La piloto Sobolev decidas reveni Ĥarkovon. Alflugante sur la ĥarkovan aerodromon, la piloto ial ne rimarkas altan arbon kaj trafas ĝin per maldekstra flugilo. Tiu ĉi neantaŭvidita ŝanĝo de direkto turnas la aeroplanon kaj subite jetas ĝin sur angulon de ŝtona tribuno ĉe la loka hipodromo.
Kun granda forto «Dornier-Kometo» frapiĝis kontraŭ la ŝtonangulon kaj rompiĝis. La piloto estis eljetita kaj ricevis profundan ŝirvundon. La mekanikisto suferis rompon de kruro kaj brako. K-do Rozenblat ricevis mortecan krevon de kranio kaj, vivinte senkonscie en turmenta agonio ses horojn, je la 9. horo vesp. mortis en hospitalo.
Kiel brila kometo, meteoro estis lia vivo. Ĝi rapidege trastrekis la ĉielon kun brilo kaj rompiĝis, falinte sur la teron. 25-jaraĝa, pereis nia SAT-kamarado, revoluciulo, esperantisto . . . N. Nekrasov.
— página 2 —
2 — SENNACIULO
☰ KLASLUKTADO ☰
Trans la landlimoj
Notinda estas, ke dum la ĝenerala striko en Britio efektiviĝis praktika supernaciismo. La ĉefa karbminista sindikato en Germanio ĉesigis ekstran tempon en la karbminejoj. En Danio, Rusio, Belgio kaj Francio la sindikatoj decidis bojkoti ĉiun entreprenon, kiu iumaniere malhelpas la britan strikon. La Internacia Transport-Federacio tre energie malebligis la transporton de karbo kaj la rekrutigon de strikrompantoj. Holando donacis 60 000 «gulders» (guldenojn) kaj mono estas kolektita en Sud-Afriko, Svisio, Meksiko, Hindio, Nov-Zelando kaj Skandinavio. Kune batalante la laboristoj forgesas pri la landlimo kaj nacieco. Jen nur la antaŭsignoj. (488)
Helpu al karbministaro en Britio!
Kvankam la ĝenerala striko finiĝis, la karbministaro ankoraŭ estas lokaŭtita pro ĝia rifuzo, akcepti pli malaltan salajron. Pro antaŭaj bataloj, neokupeco kaj jam nesufiĉaj salajroj mankas al la karbministo eĉ la nutraĵo. La mastroj, helpataj de la registaro, fidas al malsato de la virino kaj infano por rompi la proteston de la laboristo. Jam stariĝis kaso, en kiu la laboristoj malavare pagis. En la unua semajno la Komitato ricevis £ 6500 kaj same en la dua. Plue el Rusio venis laŭdinda donaco de £ 260 000. La Internacia Ruĝa Helpo sendis £ 25 000. Sur la stratoj de Berlin la germanaj k-doj kolektis £ 1000. En aliaj landoj la mono estas kolektita.
SAT-anoj helpu la aferon. Mi jam ricevis leteron de unu germana k-do. Li estas senlaborulo kaj nur ricevas ĉiusemajne dek markojn, sed li sendis du (dum longtempe ŝparitaj) por helpi la karbministojn. Ni tre dankas niajn k-dojn el ĉiu lando, kiuj jam helpis nin.
Memoru, ke:
La manko kaj malsato estas grandaj. Kiu donacas rapide, donacas duoble!
Sendu monbiletojn al:
Miners Relief Committee, 11, Tufton St., London SW 1. (488)
Gvido de la brita sindikataro
Pro la Ĝenerala Striko iom da atento centriĝas en la konsilantaro de la Sindikataro Brita (General Council, Trades Union Congress) kiu estris la aferon. El la nomo mem evidentiĝas, ke dum longtempe ĝi estas nur kongreso. Fakte de 1869 ĝis 1921 tia konsilantaro ne ekzistas. Ĉiujare la sindikatoj kongresis kaj elektis parlamentan komitaton, kiu nur portas la akceptitajn rezoluciojn de la kongreso al la responda registara ministro. Ĉeesto de sindikato al kongreso estas nur libertempa afero; la sama rezolucio povis aperi denove kaj denove. Ĉe la komenco de la nuna jarcento, pro minaco kaj atako juĝista, la kongreso naskigis politikan partion, kiu anstataŭ nur intervjui ministron eniris la parlamentejon mem kaj anoncis la dezirojn de la laboristoj. Sed la kongreso restis nur kongreso — volonta afero, sen ia disciplino ĝis 1921. Tiam la sindikatoj dividiĝis en 17 grupoj laŭ okupado por elekti la dumjaran konsilantaron. Anstataŭ la 16 anoj de senpova parlamenta komitato estas entute 30 industri-reprezentantoj (kun du virinoj), kiu penas gvidi la tutan sindikataron. Tre malrapide la apartaj sindikatoj cedis sed fine en 1925, per akceptita rezolucio, la konsilantaro rajtas defendi ĉiujn el ĝiaj kategorioj per organizo de «morala kaj materia subteno». La funkcio de konsilanto evoluis ĝis agado. Per speciala kongreso, 1. Majo, subtenante la karbministon, ĉiu sindikato donis al la konsilantaro plenan povon uzi ĝin laŭplaĉe. Jen stariĝis ĉefstabo por la brita laboristklaso. Tre lojale kaj sinofere la soldatoj respondis al la alvoko. Sed stabanoj malfidis sian armeon kaj ne volis venki kontraŭ la «Ŝtato» kaj «la komunumo». Tamen tiu estas alia afero. La sindikatanoj ankoraŭ konscias, ke la evoluo de centra gvido estas tre necesa tiom, kiom la klasbarakto plue intensiviĝas. 488
Kristana teroro en Polio
Ĉio estas ebla en Polio. Ti-kio delonge jam estas forgesita en civilizitaj landoj trovas ĉe ni fertilan grundon por disfloriĝo. Nigra gvardio de pastraĉoj estas ĉi tie influhava kaj senbride uzas privilegiojn, kiujn ĝi akiris dank’ al subskribita antaŭ nelonge konkordato. Mi ne intencas en ĉi artikolo ludi per vortoj. Ne ĉiam la plej bona argumento estas fakto kaj mi prezentos al vi, kamaradoj, du bildetojn, kiuj certe sufiĉos, por ke vi povu imagi al vi la staton de malprogreso en Polio.
Antaŭ nelonge, iu pastraĉo akuzis iun Vincenty Macios, ĉar li opinias, ke la sakramentoj ne estas sanktaj kaj «dipatrinon» oni ne devas honori.
Plejalta juĝistaro decidis post esploro de l’ afero (13. Aprilo 1926), ke ekzaktsignifaj blasfemoj kontraŭ Dio, glorata en Unuestaja Triunuo, kontraŭ Dipatrino, senkorpaj ĉielaj Potenculoj kaj Sanktaj Elektitoj de Dio same kiel aga malestimo aŭ ofendado de Sanktaj Sakramentoj, Sankta Kruco, Sanktaj Relikvoj, bildoj de Sanktuloj kaj aliaj objektoj, konsiderataj de kristana Eklezio kiel sanktaĵoj kaj ankaŭ ofendado de sankta Biblio, aŭ Eklezio kaj ĝiaj dogmoj, aŭ ĝenerale kristana religio — submetiĝas al art. 73 de Punkodo.
Konsiderante ĉion ĉi-juĝistaro kondamnis Macios je 2½ jaroj da mallibero.
Alia Zygmunt Pakonia, estis kondamnita la 11. Marto 1926 je 6 monatoj en fortikaĵo, ĉar li kuraĝis diri, ke kristo ne estis dio, sed simpla homo-reformanto. Voĉelpolio.
Rikolto de sinmortigoj en Horthy-ujo
Budapeŝto estas la ĉefurbo de Hungario. La nombro de la enloĝantaro ankoraŭ ne atingis milionon. Ĝi tamen nun pro nova kaŭzo mondfamiĝas, ĉar la nombro de la sinmortigantoj de tago al tago pli altiĝas. La Bethlen-a registaro neniel klopodas ebligi la viveblecon de la loĝantaro. Precipe la laboristoj, kiuj jam de post jaroj suferas pro la granda senlaboreco kaj mizero, konstante restas en tiu stato.
Nun strangan rimedon eltrovis la «nobelaj friponoj», por malhelpi la sinmortigadon. Antaŭ kelkaj tagoj ĉe la plej bela parto de la urbo, sur la Danubo (mezeŭropa rivereĝo) ekankriĝis unu boato, sur kiu estas sola boatisto. La devo de ĉi boato estas, savi la sinmortigantojn, kiuj tre volonte uzas grandan ponton por salti de sur ĝi en akvon.
Laŭ la statistiko de la budapeŝta savunuiĝo ni tradukas jenan.
«La savistoj en aprilo (1926) 164 foje donis unuan helpon en sinmortigaj aferoj, do po tago ĝenerale 5,46 sinmortigoj okazis. La speco de la sinmortigoj estis: sinpiko aŭ tranĉo: 10, pafo: 10, malsupren salto: 8, sinpendigo: 13, salto en akvon: 13, per venenoj: 95, per diversmaniere: 15.»
Laŭ la konstato de la savunuiĝa ĉefkuracisto, la kaŭzoj de sinmortigoj estis antaŭ la milito 85 % pro trompita amo kaj nun nur 10—12 %, la aliaj ĉiuj sin mortigas pro la mizero.
Kiel pli grandiĝas la nombro de la sinmortigantoj, pruvas la jena statistiko: en 1925 de 1. Jan. ĝis 1. Majo, sin mortigis 762 homoj, do po tago ĝen. 6,3 homoj. Dum la sama tempo en 1926 la nombro de sinmortigoj estis 1360, do po tago 11,3. Preskaŭ la duoblo de la pasintjara samtempo. En 1926 dum la 1. kvarono de la jaro, en la «Tribunala Anatomia Instituto» 73 viraj kaj 60 virinaj sinmortigaj kadavroj estis sekciitaj.
Ĉi statistiko ankaŭ pruvas, ke la fire-akcia Horthy-Bethlen-a reĝimo jam ankaŭ maturiĝis por morti, kaj ĝi certe atingos sian celon, la sinmem-mortigon. Majo.
La situacio de la germana regna fervojo
Plej ofte en lasta tempo oni kritikis la fervojan entreprenon, kaŭzite per la korupciaj kaj reakciaj okazintaĵoj.
La fervojo reprezentas la plej grandan entreprenon en Germanio. La pezindustrio regas en la administracio. Iliaj reprezentantoj per helpo de la reakciaj elementoj provas plenumi la programon proponitan de la pezindustriistoj. Ĉefe en la personara politiko montriĝas ilia influo. 70 000 fervojistoj estis maldungitaj dum pasinta jaro, 80 000 devas sekvi ĉi-jare. Sole dum la tempo de 1. Januaro ĝis 1. Aprilo k. j. 42 000 laboristoj kaj oficistoj estas maldungitaj.
— página 3 —
SENNACIULO — 3
La produktado antaŭmilita en ĉiuj riparejoj estas atingita, eĉ superita. Pro tiu pli altigita produktado ebliĝis la fermado de 24 lokomotiv-riparejoj el la nombro de 114. La riparo de lokomotivo, kiu antaŭmilite daŭris ĝis 130 tagoj, hodiaŭ nur permesas 20 ĝis 30 tagoj. Tiu procedo ebligis, ke 4500 lokomotivoj lokiĝas en la ejoj kaj proksimume 850 por ŝpari restas nereparitaj. Pro la maldungo kaŭziĝas kompreneble multaj akcidentoj, kiel ekzemple en München, Wülknitz ktp. En tiu lasta loko antaŭ kelkaj monatoj laboris 7 oficistoj, hodiaŭ ankoraŭ 1, ĉar 6 estis maldungitaj. Do 1 persono devas fari la laboron, kiun antaŭe 7 plenumis. Pro tia troŝarĝigo nur povis okazi la akcidento. Kompreneble la krimulo, kiu malbone plenumis sian laboron, estis jetita en malliberejon, kie li povas mediti pri sia sorto, dume la efektivaj krimuloj diboĉas.
Bedaŭrinde la fervojistoj ĝis nun ne ekkonis, ke ili nur per unueca fronto kontraŭ la kapitalistoj povas aliigi ilian sorton. La «ruĝa vendredo» de la angla proletaro montris la vojon nepre irendan de la tutmonda proletaro. Voko.
Nova faŝista provoko en Plzen (Ĉekoslovakio)
Depost kelkaj semajnoj, kiam la faŝistoj ricevis en nia urbo sian «salajron», ili denove kuraĝis aranĝi mitingon. Estis merkrede la 2. Junio, kiam la socialistaj partioj de Plzen kunvokis la laboristaron al publika kontraŭfaŝista mitingo sur la ĉefplacon de Plzen; ĝi okazis vespere je la 7 a horo. La saman tempon provoke eluzis la lokaj faŝistoj, por aranĝi en «Měštanská Beseda» (gr. burĝ. hotelo) faŝistan publikan mitingon. Jam ĉirkaŭ la 6. vespere kunvenis la homoj po centoj en la ĝardeno de «M. B.», kaj jen ni aŭdis kion la faŝistoj volas: forpeli ĉiujn judojn kaj aliajn naciojn vivantajn en ĈSR, por fondi pure ĉekan nacian ŝtaton. Ho ve, tiam restus neniu en tiu paradizo ĉeĥa. Tio ne estas ĉio, ili ankaŭ egalrajtigos laboriston kaj kapitaliston. Laboristoj ne estos plu maldungotaj, sed ankaŭ ne rajtos striki aŭ maldungi mem. Tio estus tre bela. La fabrikposedantoj kaj labordonantoj rajtus eble tiam postuli, ke laboristo laboru senpage, 12 horojn potage kaj sabaton li alportu al majstro ankoraŭ salajron, ĉu ne? La striko ja estos malpermesata, kaj maldungi laboriston ankaŭ ne rajtos, sed la posedantoj jes, ili certe ne obeos.
Sed niaj karaj faŝistoj dikventraj eĉ ne povis pro la granda tumulto pluen klarigi siajn dezirojn, per krioj de «honton al faŝistoj kaj Musolini», la publiko silentigis ilin. Kelkaj nigroĉemizuloj en «civilo» penis silentigi la bruantojn, sed spertis malagrablaĵojn, la pugnoj nur «tiel» saltis sur iliaj kapoj kaj kelkaj estis forkondukitaj kiel vunditoj. La ĝardeno de «M. B.» aspektis kvazaŭ «Boksplaco», kelkaj komencis kanti naciajn himnojn, kiuj estas superkriitaj per la «Internacionalo» kaj «Ruĝa Standardo». Ankaŭ kelkaj laboristoj estis vundbatitaj, kiuj estis ĉirkaŭitaj de faŝistoj. Kaj jen, kelkaj forkuras al ĉefplaca mitingo por alvoki helpon, sed estis haltigita de polickordono, kiu fermis ĉiujn stratojn kondukantaj al la ĉefplaco; intertempe la laboristoj foriris de la faŝista mitingo kun granda bruo sur la straton, kelkaj sukcesis veni al la ĉefplaco iom post la 7 a vespere. Kiam apenaŭ la oratoro komencis paroli, kun krioj «hura kontraŭ la faŝistoj», iuj sukcesis ekmovigi la kelkmilan laboristamason al la «M. B.», kie la faŝistoj estis kaŝitaj. En la antaŭaj vicoj iris du laboristoj, portante standardon kun surskribo «morton al faŝistoj». Alveninte al la polickordono, kiu fermis la straton, la amaso disrompis ĝin per premado de malantaŭe, sed la policanoj tuj baris la duan vojon, kiu kondukis al la faŝista kunvenejo kaj ricevinte helpon el la apudkuŝanta policdirekcio, ili haltigis la bruantan laboristamasojn, kiuj konstante kriis «honton al la policon», «honton al faŝistoj». La malantaŭaj demonstrantoj ne rimarkis la haltigon, kaj premis forte la antaŭulojn kontraŭ la polickordonoj, gardintaj la faŝistojn kaj ilian kunvenejon. La polickordono komencis per la gumbastonoj (Pendreky) prilabori la laboristojn. Malfeliĉaj estis la antaŭuloj, ili estis batitaj kiel bestoj kaj senkulpe, ĉar de malantaŭe la amaso premis. Multaj dekoj estis arestitaj, la parko tie kuŝanta estis de la forkuranta amaso multe difektita. Polickomisaroj kuraĝigis la jam lacajn policanojn «nur batu» kaj tiel, la kondmanaj demonstrantoj devis cedi paŝo post paŝo ĝis la «ĉeka nacia teatro». En ĉiuj stratoj okazis arestoj, mi mem vidis nur ĉ. 50, ĉar ne ĉie mi povis esti. La tempon eluzis la faŝistoj, por forkuri el sia kunvenejo «M. B.» al la policdirekcio, kiu estis jus vidavide, kaj tie ili estis sub la defendo de polico. Longe ankoraŭ okazis bataletoj en diversaj stratoj. Kaj ĝis la 11 a horo nokte moviĝis rondetoj da laboristoj tra Plzen, kiu preparis sin por la venonta faŝista provoko. Satkor. 409, Plzen.
Rusaj filmoj
Lasttempe aperas en Germanio filmoj de rusa filmeldonejo kiel: Militvaporŝipo Potemkin k. a. La plej bonaj rekomendo kaj reklamo por ili certe estas la kritikoj en kelkaj burĝaj gazetoj (naciismaj, faŝistaj). En la artikoloj oni insultegas pri la filmoj, kiuj laŭdire enhavas kaŝe nur komunistajn ideojn, bolŝevikajn tendencojn. La intenco de la aŭtoroj nur povus esti, proklami la mondrevolucian ideon. El tiuj multaj plendoj evidentiĝas deziro, ke la cenzuro malpermesu la aperadon de tiuj ŝtatdanĝerigaj filmoj («ruĝa danĝero»). Memkompreneble, kiam temas pri naciismo, militarismo, ho, estas alia afero, tiam tiuj gazetaĉoj estas laŭdplenaj.
Kiam la honoro de t. n. respubliko estas tirata en la polvon, ili vokas cenzuron. Laboristaj gazetoj kaj eĉ granda parto de burĝaj gazetoj laŭdas la rusajn filmojn pro la altvalora arta enhavo kaj la granda viveco. En Germanio ankaŭ jam ekzistas kelkaj proletaj filmoj: La Forĝejo, Libera Popolo k. a., sed la rusaj filmoj estas pli bonaj laŭ komunikoj; ni gratulas. Certe la filmo estas unu el la plej bonaj bataliloj de la proletmovado, ĉefe, ĉar la kinovizitantoj grandparte rekrutiĝas el laboristaj rondoj. SATan-o 6191, Kelsterb.
Pri socialista festo en Dachau
Okaze de 20-jara datreveno depost ekzisto de la socialdemokrata loka organizaĵo, oni okazigis la 30. Majo manifeston. Multaj ruĝaj flagoj estis kunportataj en la demonstracio. Pro estinta malbela vetero, bedaŭre la festo devis okazi en salonego. La parolinto de la tago, k-do parlamentano Gruber, parolis pri nuna ekonomia kaj politika situacioj. Ankaŭ li, komisie de fratoj Schlittmann, kiuj estis partoprenintaj la francan kongreson esp-an, transdonis al la ĉeestintaro la korajn kaj fratajn salutojn de la franca laboristaro. Li akcentis, ke la francaj laboristoj ne plu estas militemaj sed eĉ ili komencas kontraŭbataladi la nunan reĝimon. Per varmaj paroloj li laŭdis la sintenon de la franca klaskonscia proletariaro. (4204)
«Kulturo kanibala»
En Königshütte (Pola Silezio) okazis jena fiago kontraŭ proletoj:
Masonisto, starante sur trabaĵo, laboradis je la plibonigo de muro en manĝejo por senlaboruloj de l’ urbo. Sub li troviĝas kaldronego, plenumita per bolanta «buljono». —
Jen! — akcidento! — — —
Grave vundita laborulo; — eble baldaŭ senvivulo. —
Malgraŭ tia bedaŭrinda afero «oni» intencis, disdonadi la «grasan manĝajon» al la senlaboruloj k-doj!! — — — 1851.
☰ DISKUTEJO ☰
La kuracado per laboro
La fako por sanprotektado ĉe Moskva Soveto en kvar moskvaj sanatorioj organizis interesajn eksperimentojn pri kuracado al nerv-malsanuloj per apliko de labor-terapio.
La unua eksperimento en moskvaj sanatorioj estis organizita antaŭ 1½ jaroj. Nun la objektoj de tiumetoda kuracado estas preskaŭ 40 % de nerv-malsanuloj. Oni praktikas ĉe laborterapio precipe artan manlaboron: brodado, aplikado (komponado de l’ desegnoj el diversspeca papero, ŝtofo ktp.), tranĉdesegno kaj bruldesegno sur la ligno, kaj facilaj metiaj laboroj: plektaĵoj el ŝnuro, bindaĵoj ktp.
Krom la sanatorioj por nerv-malsanuloj, la labor-terapio estas praktikata en unu el la sanatorioj por tuberkulozuloj, kie la kuracatoj laboras eksterdome en freŝa aero, kaj nur en la malmultaj — en specialaj, laŭ higiene instalitaj, metiejoj. N. Krassovskij.
— página 4 —
4 — SENNACIULO
Malsanoj kaj Sociordo
Malsanoj laŭ sia deveno povas esti dividitaj je du grupoj. Unua grupo — estas malsanoj infektaj, malsanoj, kiuj okazas, kiam mikroboj eniĝas organismon kaj disvolviĝas en ĝi, kiel ekzemple: tifo, difterio, skarlatino, tuberkulozo ktp. Dua grupo — estas malsanoj, kiuj disvolviĝas je influado de malbonaj kondiĉoj de l’ vivado, dank’ al nesufiĉa aŭ neregula nutrado, malbona aero, la alkoholismo kaj aliaj troecajoj, dank’ al supermezura ne laŭforta laborado ktp. kiel ekzemple: Anemio, Raĥito, malsanoj de l’ nerva sistemo aŭ malsanoj de l’ digesta organaro. Sekve, se ni scias, kiel vivas bakterioj, kiavoje ili eniĝas homan aŭ bestan organismon kaj kiajn kondiĉojn ili bezonas por venki la organismon, — tiu povas eviti, ke bakterioj eniĝu en lin, tiu povas antaŭgardi sin kontraŭ infektaj malsanoj. Same estas direble pri dua grupo de l’ malsanoj. Se oni scias la malbonan influon de neĝusta vivado, nutrado aŭ laborado, — oni povas forigi la malbonajn cirkonstancojn kaj kondiĉojn kaj tiamaniere sin antaŭgardi ankaŭ kontraŭ ĉi malsanoj. Sed ne ĉiujn kondiĉojn, ne ĉiujn cirkonstancojn de l’ vivado aŭ de l’ laborado povas aliigi aŭ forigi la homo unuope per siaj propraj fortoj. Pli grandan parton de tiaj kondiĉoj unu homo ne povas tute ŝanĝi, sed ŝanĝi ilin povas nur la homrondo, la homgrupo aŭ la tuta regno. Ekzemple: la kondiĉoj de laborado en fabrikoj, ne bona akvo en urba rivero, altprezaj vivbezonaĵoj ktp. La higieno kaj la sanitario nin instruas, kiamaniere estas plejbone forigadebla ĉiaj malutilecoj kaj malutilaĵoj por nia sano el nia vivo. La individua higieno montras, kiel unu homo mem devas konduti, por ne malsaniĝi; kaj la socia higieno kaj la sanitario indikas la vojon por la tutaj homgrupoj kaj eĉ por la regnoj. Se la sociordo estas tia, ke ĝi forigas aŭ almenaŭ penas forigi ĉiajn malutilajn por sano kondiĉojn kaj cirkonstancojn — tia sociordo estas la plej bona kaj la plej dezirinda! La kapitalista sociordo, bedaŭrinde, ne nur ne penas forigi malbonaĵojn el la vivo de popoloj, sed kontraŭe, ĝi kreas multon da aliaj malutilaĵoj. Kaj en ĉi tiu senco mi tute konsentas kun kamarado, kiu en sia artikolo «Pri malsanoj» en n-o 17 de «Sennaciulo» (21. Januaro 1926 j.) skribas: sanon . . . «plej malutilas la kapitalista sociordo». Tamen aliigo de la sociordo ankoraŭ ne estas la kuracilo kontraŭ ĉiuj malsanoj! Necesege estas, ke ĉiu homo bone sciu, kiamaniere oni devas sin defendi kontraŭ malsanoj. Ĉar estas multe pli facile antaŭgardi kontraŭ malsanoj, ol kuraci jam malsaniĝinton! . . .
Rezulte: La plej energia kaj forta lukto kontraŭ la kapitalo ĝis ĝia fina morto kaj la plej vastega san-klerigado de l’ laboristaro! Jen estas la plej bona kuracilo. Por venki ĝi devas esti forta, por esti forta — laboristaro devas esti sana. Kaj la sano estas en la manoj de l’ laboristaro mem! . . .
Al mi ŝajnas, ke jam nun estas komencebla la sanklerigado inter SAT-anoj kaj gelernantoj de «Sennaciulo». Certe, se nia «Sennaciulo» ne rifuzos (ni ne rifuzas, male ni deziras tiajn klerigajn aferojn, sed ne tro longajn, aliel ili apartenas al «Senn. Rev.» Red.) sur siaj paĝoj artikolojn pri higieno kaj sanitario, SAT-anoj medicinistoj fordonas sian sperton kaj siajn sciojn por utilo de l’ proletaro! . . .
N. Ŝtankovskij, 5914 (Lihoslavlo).
Pri Unuiĝismo
Sen deziri eki diskutadon teorian pri l’ supra temo, mi petas iom da spaco por malkonsenti la ideojn de k-do 1781 publikigitajn en «Senn.» 34 (82). Mi deziras tion fari, ĉar mi entute malaprobas la anti-politikan ideon, kiun provas nia k-do enŝovi en sian artikolon pri l’ afero. K-do 1781 diras: — «Dum la kapitalistoj regas ekonomion, la politika agado estas por ni senvalora. Kiam ni regos ekonomie, tiam ni regos sur la politika kampo kaj ĉie». Tiu-ĉi estas absolute absurda. La politika agado donas al ni la eblecon, propagandi en la plenaero niajn revoluciajn principojn; organizadi niajn fortojn industrie kaj kontraŭbatali la regadon de niaj eksploatistoj politike. Sen politika agado la labor-movado triumfi ne povas, sen industria organizado la tago de ĝia politika sukceso estus la tago de ĝia malvenko. K-do 1781 povas legi la anglan lingvon. Ĉu li ne niam legis la anglalingvan broŝuron de De Leon «Pri l’ politiko»? Kaj estas absolute erare diri, ke ni regos politike, kiam ni regos industrie. La politika socio tiam ne plu troviĝos. Kiel oni povus regi politike, kiam ni ekzistas klasa, t. e. politika socio, kaj pro ĝi, politika ŝtato? Ĉu la proletara revolucio ne forigos klasojn kaj starigos (laŭ De Leon) la Industrian Administradon, aŭ kiel diris Engels, «la regado super homoj sin cedos de regado super aĵoj». Nia kamarado, do, estas iom komika je sia teorio: nun li forĵetas la principon de politika agado, sed post la revolucio li ĝin manipulos ĉie!
Troviĝas aliaj eraraj diroj en lia skribaĵo, sed mi ne deziras okazigi diskutadon pri tia temo en «Senn.». La k-do argumentu kun mi senpere, se li deziras. Mi deziris nur, per mia artikolo averti la rusajn k-dojn pri afero, kiu en la nuntempo absolute fuŝigas la mondrevolucian movadon. Mi ankoraŭ avertas ilin pri tio. La fiaskita ĝeneral-striko ĉi-tie estas doninta freŝan pruvon pri mia aserto.
D. Sheriff 1100, 110 Kirkland St. Glasgow NW. Nedaŭra adreso nuna: Ĉe 18 Angel Road, Hammersmith, London W 6.
LA REDAKCIO ATENDAS MANUSKRIPTOJN PRI LABORISTA MOVADO, LABORISTA ESPERANTO-MOVADO KAJ VIVKONDIĈOJ, PRECIPE EL NORDAJ LANDOJ (DANIO, NORVEGIO, HOLANDO KTP.), OKCIDENTAJ KAJ TRANSMARAJ LANDOJ
☰ ATEISMO ☰
Sub kies standardo batalu la mondlingvanaj ateistoj?
Publika respondo al la letero de k-dino T. Sujadinova-Yelland, redaktistino de «Liberpensulo», London.
Kara kamaradino!
Mi bone ricevis vian leteron. Permesu, ke mi respondu publike, ĉar temas pri aferoj, kiuj koncernas ne personojn, sed organizaĵon.
Vi skribas, ke la alvokon pri «Ateista Fako» oni ne aŭdis, samkiel ni ne aŭdis pri ekzisto de ILL. Tio estas eraro. Mi propre estas ILL-ano kaj varbis por tiu asocio, kvankam mi ne aprobis ĝian separatan ekziston. Ankaŭ la alvokon oni aŭdis. Sed iu malsano malpermisis al la k-doj respondi: ĝi estas la malsano de la separatismo kaj pri tiu malsano mi deziras iom paroli.
En Esperantio ekzistas sufiĉe populara kaj bone kaj trafe aganta asocio: ĝi estas SAT. Tiu asocio celas apliki esperanton por ĉiuj celoj de la proletara liberiĝo, do ankaŭ por la liberiĝo el la ĉenoj de la religia trompo. SAT havas bonegan, fortike «forĝitan» aparaton por la informado, publikigo, interlanda komunikado. SAT havas laboremajn anojn en ĉiuj mondpartoj, kiuj kapablas kaj povas helpi kiajn ajn progresem-spiritajn aferojn, informiĝojn, enketojn ktp. SAT bone povas batali kaj bone batalas por ateismo (speciala n-ro de «S. R.», «Ateista krestomatieto», artikoloj en «Senn.» kaj «S. R.», eĉ la sciencaj eldonaĵoj de SAT estas bonaj antireligiiloj).
Kio do instigis plurajn niajn k-dojn fondi apartan ILL?
Vi mem asertas, ke la plejparto el la anoj de ILL «estas aŭ SAT-anoj, aŭ socialistoj»! Do, tio estas des pli mallaŭdinda! Do vi havis nenian moralan rajton (se vi estas konsciaj SAT-anoj) fondi ateistan esp. organizaĵon ekster la kadro de SAT! SAT-anoj devis labori interne de SAT kaj varbi al la asocio la aliajn liberpensulojn socialistajn! Vi asertas, ke komunistoj ne sufiĉe laboras por ateismo. Jes, ili ne deziras en Okcident-Eŭropo labori kune kun la burĝaj liberpensuloj. Ili plene pravas. Ja vera liberpensulo devas esti samtempe malamiko de l’ nuna kapitalista sociordo. La burĝaj «liberpensuloj» estas nur trionaj aŭ duonaj liberpensuloj.
Sed por bone organizi la esperantistajn prolet-ateistojn, tute ne estis necese organizi ILL.
Estis plensufiĉe organizi kiel fako de SAT Ateistan Ligon Tutmondan. Vi bone scias, ke neniam la presigo de antireligiaĵoj estis rifuzita sur la paĝoj de «Senn.» kaj «S. R.». Vi bone scias, ke se ateistaj k-doj helpus la eldon-akcian aferon, SAT ankaŭ antireligiajn broŝurojn plue eldonus. Vi bone scias, ke preskaŭ ĉiuj SAT-anoj bone simpatias ateismon kaj multiuj povus
— página 5 —
nin bone helpi¹). Vi bone scias, ke la semajna «Senn.» kaj la monata «S. R.» povas dum 2 monatoj presi pli da liberpensulaj artikoloj ol la 2-monata «Liberpensulo». Vi bone scias, ke se la liberpensula kroniko aperas en semajna «Senn.» ĝi havas pli da intereso ol en 2-monata «Liberpensulo», kie ĝi perdas sian freŝecon. Vi bone scias, ke SAT povus ankaŭ eldoni dumonatan ateisman organon, havante por ĝi tiom da abonantoj, kiom da anoj havas ILL. Unuvorte, vi devas scii, ke SAT ebligas pli bonan agadon ol la aparato de ILL.
Ĉion-tion vi kaj la aliaj iniciatintoj de ILL devas scii kaj tion vi devis antaŭvidi. Ni serĉas kaŭzojn por pravigi la fondon de ILL, sed ni vidas kialojn nur por kondamni tiun separatismon!
Kamaradino! Vi kaj la aliaj SAT-anoj, aktive agantaj ĉe ILL, devas veni al la konkludo, ke la peresperantan ateistan laboron estus plej utile fari en la kadroj kaj uzante la aparaton de SAT! Vi devas kompreni, ke kun la helpo de SAT vi povas pliprofundigi vian laboron. Do faru konkludojn kaj tiuj konkludoj vin venigu al la agoj!
Batalu por tio, ke ILL’on anstataŭu Ateista Ligo, kiel fako de SAT, kaj kiel ano de l’ Viena Prolet-Liberpensula Internacio! ĉiuj SAT-anoj el ILL vin helpos! La socialistaj ILL-anoj plezure aliĝos al la unuecfronta grava kultura organizaĵo: SAT, se vi bone klarigos al ili niajn celojn!
«Senn.» kaj «S. R.» plue ĉiam gastame akceptos liberpensajn artikolojn. Oni ne rifuzos malfermi rubrikon por «Libera Penso», kiel oni tion faris por «Radio». Se ni, la ateistaj SAT-anoj, venos al la konkludo, ke ni bezonas periodecan propran organon, tiun organon SAT aperigos ne malpli sukcese ol ILL!
Ni helpu nian Eldon-kooperativon kaj ĝi ankaŭ nin helpos por la presigo de iuj novaj verketoj!
Ni ekkomprenu, ke la separatismo ruinigos nian movadon!
Ni kuniĝu ĉiuj sub la standardo de SAT!
La SAT-hejmo estas sufiĉe larĝa, por ke ni eblu fari en ĝi kian ajn laboron!
For la vanan disigitecon de niaj fortoj!
Vivu la harmonia aŭtonoma diversfaka laboro!
Via — ateiste — V. Kolĉinski
Tamen, kiel jam dirite — la prostitucio malaperos tiam, kiam ni ekbatalos por nova socialisma sociordo. Do, batalante ni batalas ne nur pro bonfarto de tuta homaro, sed ankaŭ pro honoro de virinoj. For kapitalismon — for prostitucion! Gabiga Vojnarski.
ESPERANTO-MOVADO
Grava servo per Esperanto
1. fakto
Dum civilmilito mi perdis du fratojn. Ĉiuj penadoj miaj por trovi ilin estis vanaj.
Mi decidis ilin trovi per esp-organizaĵo. Laŭ onidiraĵoj — unu el fratoj estis en Taŝkento. Mi skribis poŝtkarton al esp-organizaĵo. Poste mi ricevis jurnalon «Esperantisto de l’ oriento» kiu al mi komunikas adreson de mia pliaĝa frato.
2. fakto
Estis unu famili-vespereto.
Oni ludis, kantis, muzikis, ridis, babilis. Mi rimarkis, ke unu fraŭlino estis tre malĝojigita. Mi demandis:
— Pro kio vi estas malĝoja?
— Ni tie-ĉi ĝojas, sed mi ne scias kie estas mia frato: ĉu li estas viva, ĉu jam morta?
Post rakonto laŭ mia peto ŝi donis al mi lian lastan adreson. Li loĝis en Parizo.
Mi decidis trovi lin, aŭ almenaŭ scii ĝojn pri li, per esperanto. Mi skribis Parizon al unu esp-organizaĵo, kie mi petis helpon al mi je serĉado. Poste mi ricevis de E. K. de SAT leteron kun adreso de tiu frato, kiun mi serĉis. Li loĝis laŭ adreso en Ruon.
Mi skribis al esperantisto de Ruon, kaj kun lia helpo mi trovis la fraton de fraŭlino, kiu malgajis dum familivespero.
Se vi vidus, kiel estis ekĝojigita la tuta familio de fraŭlino, kiam mi alportis la unuan leteron el ŝia frato, adresita laŭ mia adreso! Ŝi kaj ŝia patro ploris pro ĝojo.
3. fakto
Mi promenis.
Unu konatulino iris rekten al mi kun ŝia patrino.
— Baĉjo, mi aŭdis, ke vi trovis fraton de iu fraŭlino — trovu ankaŭ miajn du fratojn!
— Kie ili estas.
— Ili estis en Tuniso (Tunisio).
Ŝi donis al mi iliajn lastajn adresojn. Trarigardante la jarlibron, mi povis trovi neniun adreson el Tuniso, kaj sendis leteron al alia loko en Tunisio.
Post 5 monatoj mi ricevis adresojn de unu frato, kiu loĝis jam en alia loko.
Estimataj kamaradoj, SAT-anoj, esperantistoj de ĉiuj landoj! Tio estas nova ebleco per esperanto havi gravajn servojn por feliĉigi malgajajn familiojn.
Ni devas en nia VI. SAT-kongreso fine decidi demandon de helpo por nia lingvo al ĉiuj, kiuj volas trovi iliajn fratojn, patrojn, parencojn.
Nia SAT-statuto devas enhavi detalan rubrikon pri ĉi grava servo per esperanto.
B. Belakov.
PS. Represado estas dezirinda.
≡ FEMINISMO ≡
Prostitucio kaj proletaro
Prostitucio estas grava afero por proletaro, ĉar plej multaj prostituistinoj estas laboristinoj. Kiu sin interesos pri maljustaĵo de ĉi-knabinoj, se ne la proletaro?! En tempo de franca revolucio la proletaro ĵetis sin en batalon kontraŭ prostitucio, detruadis prostituejojn — ĝi havis sufiĉe da malhonoro de siaj fratinoj kaj filinoj. Prostitucio, jen la pusanta vundo sur korpo de hodiaŭa socio, sed pri forigo de ĝi oni ne povas paroli en burĝa sociordo. Kiam ni venkos ĉi-sociordon, tiam ni venkos prostitucion mem.
La prostitucion oni renkontas ĉe homaro sur plej alta kulturŝtupo, tamen komenco de prostitucio devenas de antikvaj tempoj. Tiam okazis prostitucio en sanktejoj de diinoj de amo en Babilonio, Egiptio, Grekio kaj Romo kaj ankaŭ en Oriento. De la prostitucio havis ĉi-sanktejoj ĉefan enspezon. Post la falo de Roma Imperio, kiam en la mondo regis la pastroj, la prostitucio forte disvolviĝis. Ĝi fariĝis korporacio, donanta profiton al regno. Ĉi-korporacio devis partopreni en ĉiuj religiaj kaj naciaj solenoj. En XV. jarcento por monaĥejo de monaĥejo de Sankta Klara en Italio devis ĉiuj prostituistinoj kunmeti po 5 soldoj, do ni vidas, ke preĝejoj kaj monaĥejoj estas konstruitaj por virina malhonoro. Estas fakto, ke papoj ankaŭ tenis prostituejojn: la jarprofito de papo Siksto IV. el unu prostituejo elportis ĉirkaŭ 20 000 dukatojn. — En momento de industria disvolviĝo, en burĝa sociordo prostitucio fariĝas amasa apero. Nun jam ne ludas rolon nek la religiaj konsideroj, nek la perforto super virino, kiel estis en tempo de sklaveco. Hodiaŭ la virinoj eniras bonvole en prostitucion; kapitalismo kreas kondiĉojn, en kiuj prostitucio estas opiniata kiel vivrimedo. Senlaboreco, ne sufiĉa pago, granda familio, mizero kaŭzas, ke laboristino devas elekti: malsatmorto aŭ malhonoro. Plej ofte prostituistinoj estas servistinoj, kudristinoj, floristinoj, kelnerinoj kaj tabakfabrik-laboristinoj, do ĉi-profesioj, kiuj estas plej malbone pagataj. Prostituistinoj estas proletinoj — inter ili troviĝas malofte burĝaj fraŭlinoj, ĉar ili havas rimedojn por defendi sian «virton». La laboristino, kiu ankoraŭ hieraŭ laboris, hodiaŭ fariĝas senlabora — forfluas tago, semajno kaj monato, ŝparmono disiras — malsato devigas ŝin eliri surstraten. Ne nur mizero aŭ malsato estas kaŭzoj de morala falo, kaŭzas ankaŭ degenero de viroj. Statistiko en Berlin en la jaro 1912 montras, ke kaŭzo de prostituiĝo en 27 % estis delegado de laboristinoj flanke de komercej- kaj fabrikestroj; la resto estas mizero kaj orfiĝo, do ankaŭ sekvoj de burĝa ekspluatado. Tamen aŭdacas la burĝoj nomi prostituistinojn — krimulinoj. — Plej ofte prostituistinoj estiĝas servistinoj, ĉar ili venas el vilaĝo al granda industri-urbo, ne estas sufiĉe saĝaj kaj falas facile en abismon. La industrilaboristinoj aliĝas al laboristaj organizaĵoj, kiuj batalas ankaŭ por virinrajtoj, tial ili povas pli facile rezisti kontraŭ falo. La proletinoj devas eniri amase en ĉi-organizaĵojn, kiuj ilin klerigos, subtenos, defendos kontraŭ humiligo.
La burĝaro fondas familian fajrujon, flegas kaj estimas virton de siaj edzinoj kaj filinoj. Ni ankaŭ devas fondi unu proletan familion; ni ne povas permesi, ke la burĝaro, estimanta la virton de siaj virinoj, havu la proletinojn por komuna uzo.
¹) Ekz. de unu orienta k-do mi ricevis bonajn informojn pri ateismo en Ĉinio kaj Japanio. V. K.
— página 6 —
Esperanto ĉe la Unio por la Ligo de Nacioj
La jena rezolucio pri Esperanto estas farita de la League of Nations’ Union en Londono en Aprilo 1926.
Rezolucio pri internacia helplingvo
La Unio por la Ligo de Nacioj, konsciante, ke reciproka komprenebleco estas esenca por internacia kompreno kaj konkordo, bonvenigas la aprobon de la brita asocio (por la progresigo de la Scienco) pri la enkonduko de internacia helplingvo kiel surogatan komunikilon inter personoj, kiuj ne lernis la lingvon unu de la aliaj. Ĝi notas la konkludojn de la brita Asocio, ke la latina estus tro malfacila por tiu celo, kaj ke la alpreno de lingvo moderna donus nekonvenajn superajojn kaj ekscitus jaluzon. Ĝi subtenas la elekton de Esperanto, kiun faris la brita Asocio, pro
a) ĝia neŭtraleco b) ĝia simpleco c) la bone elpensita principaro, sur kiu ĝi baziĝis d) la rapideco, laŭ kiu ĝi estas lernebla e) la amplekso de ĝia jama uzado.
La Unio por la Ligo de Nacioj bonvenigus deklaron de la Ligo de Nacioj, instigantan la registarojn de membroŝtatoj, ke ili kuraĝigu la instruadon de Esperanto en la lernejoj, kaj proponantan, ke la komitato por intelekta kunlaboro estu petata, se necese, sugesti plibonigojn, kiuj igus Esperanton pli efika komunikilo inter la nacioj.
Grava atingo
Moskva «Izvestija», organo de Tutsovetia Centra Ekzekutiva Komitato de Sovetoj (CIK) en sia numero de 1. Junio enpresis grandan artikolon, en kiu estas rakontata detale pri la peresperanta laboro de niaj smolenskaj k-doj, precipe en la regiono de internacia peresperanta laborista korespondado.
«Izvestija» konklude diras, ke la laboro de smolenskaj proletaj esperantistoj devas esti modelo por la tuta Sovet-Unio.
Apero de tiu artikolo estas tre grava por plua disvastiĝo de Esperanto en nia lando.
Gratulante smolenskajn k-dojn pri tiu ĉi sukceso, havanta signifon por la tuta sovetia Esperanto-movado, ni substreku samtempe, ke ĉi sukceso estas atingita ne per propagandaj paroladoj kaj artikoloj, sed per la praktika peresperanta laboro.
Tio montras la ĝuston de la vojoj, kiujn elektis SAT. Tio pruvas, ke laboranta por la sama vojo kaj metodoj ni atingos novajn sukcesojn.
Plifortigo de SAT, nia kompaktiĝo ĉirkaŭ SAT, akcelos plirapidigon de ĉi sukcesoj.
Do ni daŭru fosi nian sulkon!
G. Demidjuk.
Danĝero
Lasttempe ni povas rimarki, ke esperanta laborista movado ne haltigeble kreskas en Sovetio. Ĉi-movado ĉirkaŭas multajn fabrikojn, uzinojn. Diversaj rondetoj havas jam esp.-koresp., siajn esp.-mur-gazetojn, por kiuj materialon ili ĉerpas el eksterlanda korespondado. Esperantistaro pli kaj pli kreskas (rigardu en Senn. kronikon kaj anoncojn). Sed similan ni ne rimarkas en aliaj landoj. Plej parte eksterlandaj k-doj, anstataŭ ligi per korespondado siajn fabrikojn kaj uzinojn kun niaj (ja, sendube, eksterlandajn laboristojn interesas detalaĵoj de laboro ĉe similaj je profesio k-doj), havas kelkajn intim-amikec-korespondantojn kaj tio ilin kontentigas. K-doj, se tio ĉi daŭriĝos, ni post nelonga tempo ekvidos, ke Sovetio havos duoble pli da esp. laboristoj, ol en tuta Eŭropo. Kaj el tio rezulto… movado komencos malkreski (tre dezirinda por burĝaj esp-istoj). Jam nun multaj gek-doj demandas nin, kial estas tiom malmulte da esp.-laboristoj en eksterlando. Ĉu eksterlandaj laboristoj ne komprenas la signifon de internacia lingvo? Ne, tio ne povas esti. Do, k-doj vi mem estas kulpaj. Ne faru movadon en viaj loĝejoj, sed portu ĝin kaj «Senn.» tra stratoj. Montru al ĝi la sunon! Ne timu! Propagandu esp-on en fabrikoj, uzinoj, sindikatoj. SAT-anigu k-dojn! Laboru, laboru kaj laboru! Ĉar se ne ni, do kiu?
I. Avrunin, Kremenĉug.
[REKLAMO p.6] VARBU POR SAT KAJ ĜIAJ ORGANOJ!
GUBERNIA URBO IVANOVO-VOZNESENSK (Sovet-Unio)

Grupfoto de dek junaj virinoj, en du vicoj (kvin starantaj malantaŭe, kvin sidantaj antaŭe), en malluma fono.
Grupfoto de dek junaj virinoj, en du vicoj (kvin starantaj malantaŭe, kvin sidantaj antaŭe), en malluma fono.
Junaj SAT-aninoj instruantaj Esp. en la urbaj unuŝtupaj lernejoj dum Aprilo kaj Majo (havis grupojn de 30 ĝis 60 gelernantoj). Laŭ vico de maldekstre staras: Guseva Aleks., Nikiforova Heleno, Vinokurova Nino, Talantova Natalio, Korovkina Nino; sidas: Kopitova Nadeĵdo (Espero), Gorŝkova Ekaterino, Guseva Lubovj (Amo), Avtonomova Heleno, Sergievskaja Marino. Ili havas grandegan korespondantrondon el ĉiuj partoj de la mondo (po pers. 10 ĝis 50 gekorespondantojn).
SAT bezonas organizitan propagandon!
Ni ne bezonas substreki, ke la sukcesoj de SAT en Sovetio marŝas laŭ progresanta linio. Por neniu ankaŭ estas sekreto, ke samtempe ni ne rimarkas tute en Okcident-Eŭropo samajn sukcesojn en la SAT-laboro.
Sciante, ke la demando pri la grandkvanto kaj sufiĉeco da laborfortoj estas por nia asocio la plej kapitala problemo, ni devas peni, klarigi al ni la kialojn de l’ kontrasto kaj uzi la konkludojn por nia plua laboro.
Kontrasto
inter la sukcesoj de SAT en Sovetio kaj nesufiĉa prospero en Okcident-Eŭropo havas seriozajn kialojn. En Sovetio la propagando havas pli organizitan karakteron. En la gazetaro la afero nia estas ofte aludata. Sur ĉiuj eldonaĵoj de Sovetia Esp. Unio gazetoj, broŝuroj nia SAT, la Kooperativo, la presorganoj, la eldonaĵoj estas ĉiame kaj bone reklamitaj. Ekzistas tri bonaj SAT-agentejoj (Moskvo, Leningrad, Minsk) kaj pluraj subagentejoj. Estis eldonita broŝuro pri SAT de k-do Izgur. Sed en plejpartaj landoj aliaj ni vidas tute alion: FEO preskaŭ nenion faras; GLEA malmulte propagandas por SAT; en aliaj landoj oni ankaŭ faras aŭ nesufiĉe, aŭ tute nenion. Milionoj da laboristoj estas absolute ne informitaj pri SAT. Flugfolioj pri SAT ofte forestas. Ne ekzistas regionaj agentejoj, kiuj ebligu facilan SAT-aniĝon kaj libromendadon. Ja sendi monon alilanden estas sufiĉe maloportune por izolaj k-doj.
Rezulte en Eŭropo bonajn sukcesojn ni havas nur en Sovetio. Tiu fakto, ke en Okcident-Eŭropo la movado «dormas», tre malfaciligas la laboron de l’ sovetiaj k-doj. Sub «Kroniko» de «Sennaciulo» ni ne vidas informojn kaj ni ne povas sciigi al la sovetia laboristaro pri la sukcesoj alilande. Sub «Korespondado» preskaŭ forestas ne-sovetiaj adresoj. Niaj seriozaj korespondantoj, niaj organizaĵoj korespondemaj seniluziiĝos, se tia situacio daŭros.
Necesas revigliĝi, k-doj! Necesas eklabori. Ja ne tiam ni devas maldiligenti, kiam venas bonaj ŝancoj por la triumfo de nia afero!
NIAJ TASKOJ!
1. Alpreni programon kaj disvastigi ĝin tra la larĝaj proletmasoj en naciaj lingvoj
— página 7 —
2. Organizi nian Tutmondan Informservon; tiu organizaĵo estas pli simpla ol ni pensas, ĝi estu simpla reto el lokaj korespondejoj; bone reklami ĉi-servon.
3. Aranĝi nacilingvan por-SAT-propagandon en tiuj landoj, kie por SAT estas nesufiĉa agado; ĉi-propagando havas por ni grandegan signifon. Ja ni ne povas ĉerpi niajn fortojn nur el la anaro de malmultaj kaj relative malgrandaj naciasocioj. Ni povas sen tiuj asocioj varbi senpere al SAT! Sed por tio necesas, ke SAT-grupoj komencu viglan laboron: agitflugfolioj, artikoloj en gazetaro, buŝa agitado ne devas manki!
Estus tre utile por nia afero, se nia asoci-centro ŝanĝus tian strangegan vidpunkton rilate la nacilingvan propagandon.
Ofte apartaj k-doj ne havas monon por eldono. Do tute ne estus peko, se SAT disponus en sia administrejo stokon da nacilingvaj reklamfolioj pri SAT en 10 ĝis 12 plej gravaj naciaj lingvoj. — La k-doj grandplezure mendus tiujn ajnojn por la propagando.
4. Aranĝi regionajn SAT-agentejojn laŭ la sovetia tipo. Miaopinie tre utilaj organizaĵoj. Por unu agentejo plene sufiĉas 1—2 laboremaj k-doj por tuta regiono; taskoj: perado de aliĝoj, de abonoj, de akci-aĉetoj, vendo de literaturo, ankaŭ reklamado; la SAT-administracio devas ekinterrilati pri tio kun kompetentaj fidindaj k-doj.
5. Reklami la esp. sukcesojn sovetiajn; por tio necesas peti CK de SEU, ke ĝi dissendu eksterlanden ĉiumonate malgrandajn bultenetojn (maŝinskribitajn aŭ hektografitajn) pri la bonaj sukcesoj en Sovetio. Se ni nacilingve sciigos al la proletaro pri tiuj sukcesoj en la unua laborista ŝtato, tio bone akcelos nian aferon!
Jen la kvin taskoj, kies plenumo bone antaŭenpuŝos nian movadon. Dneprano.
≡ DIVERSAĴOJ ≡
Pensoj pri Jarlibro 1926
Ĵus mi estas leginta la novan dokumenton pri nia SAT. Kun ĝojo mi legis ĝian enhavon. Ĉu estus utilo, fari jenon:
La LEA en ĉiu lando traduku (nacilingve) la paĝojn 12, 13; 18, 19; 23—27; 167—175; 181—197 el nia informilo ĉi-jara, kaj ĉi-tiujn sciigojn oni eldonu kiel propagandilon, broŝurforme. Laŭ mi, estas necese, eltiri el la tiaj gravaj kaj varbantaj informoj en Jarlibro 1926. (1851)
Buĝeto de laboristo en Sovetio
Gubernia Statistika Oficejo de urbo Kostroma (Sovetio) esploris ĉiumonatan elspezon de 28 laboristaj familioj en tekstistaj fabrikoj.
Esplorado montris, ke meza familio konsistas el kvar manĝantoj; el ili preskaŭ tri laboras kaj unu vivas per ilia salajro. Meze de tia konsisto ĉiu familio monate elspezis ĉirkaŭ 79 rublojn.
El tiu ĉi sumo 33 rubloj, t. e. 35 %, estis elspezitaj por manĝaĵo. Iom pli ol 20 % (16 rubloj) estis elspezitaj por vesto, tolajo kaj ŝuoj. Por loĝejo 8 rublojn, t. e. 10 %. Estas enkalkulate renovigo, hejtajo kaj lumigo.
Diversaj mastrumaj elspezoj formis preskaŭ 9 rublojn, t. e. 12 %. Tiamaniere ĉirkaŭ 77—78 % de ĉiu elspezo estas por plej urĝaj bezonoj.
Atentigas nin en tiu esplorado la etaj elspezoj por literaturo, teatro kaj instruado de infanoj, por kio oni elspezas nur 1 rublon 60 kopekojn kaj por diversaj kotizoj 1 rublon.
Trad. el «Ruĝa Vesp. Gazeto» V. Kozorez
KRONIKO
Germanio
Leipzig. Kunveno de la SAT-rondo okazis la 2. Junio. Ĝin partoprenis ĉ. 55 SAT-anoj. Unu el la tagordaj punktoj estis: la SAT-kongreso en Leningrad. Tiuj, kiuj ne povos viziti ĝin, laŭpove subtenu ĝin finance. Aŭdinte k-don Richter, kiu prelegis poŝtkarton alvenintan en la redakcio de «Senn.», la SAT-rondo, post diskuto, unuanime konsentas jenan deklaron: «La Leipziga Lab. Esp. Grupo, kiu elektis la Redakcian Komisionon de «Senn.», deklaras, ke ĝi kondamnas la agmanieron de k-do Lewin (3051), kiu mensoge rakontas al ekster-leipzigaj esperantistoj-laboristoj, ke la Red. Kom. de «Senn.» akceptas nur favorajn artikolojn pri Sovet-Unio kaj malakceptas aliajn».
Plene aprobata estas jena propono: «La Leipziga Lab. Esp. Grupo invitas la VII. SAT-kongreson por 1927 al Leipzig»!
Laŭ la nova SAT-jarlibro ni nun havas 122 aktivajn kaj 7 pasivajn SAT-anojn, krome 2 aliĝintaj organizaĵoj. Konstatebla estas eta malkresko de la membra nombro. Ĝi estas kaŭzata de la mizera ekonomia situacio germana, senlaboreco regadas, multiuj havas mallongigitan labortempon ktp. Sed tamen, nia movado marŝas kaj fine ni do venkos.
W. Krey, 5486
Sovet-Unio
Leningrad. La pasintan monaton inspektoro de esperanto kursoj, k-do Poniŝevski sukcese propagandvojaĝis tra la gubernio, raportante pri Esp-o en multaj lernejoj kaj diversaj organizaĵoj.
Belogorodka (Volinska gub.) La 16. Majo en «Vilaĝdomo» okazis Esp-o-vespero. Pri la lingvo internacia raportis k-do Poniŝevski,
Bulgaraj okazintaĵoj postmilitaj
En Vieno, antaŭ ne longe, aperis germanlingve broŝuro de Karl Maus, unu de korespondantoj de amerikaj ĵurnaloj, pri okazintaĵoj sur Balkano, sub titolo: «Kio okazas en Bulgario?» La broŝuro estas verkita okaze de lastaj sangaj okazintaĵoj en Bulgario. Kiel fremdlandano kaj — apartenante — kiel li mem skribas — al neniu politika partio, s-ro Maus pere de multnombraj aŭtentikaj dokumentoj kaj okazintaĵoj, kiujn li kolektis el ĉiuj flankoj, sukcesis elmontri en vera lumo la sangan sistemregadon de oficir-kamarilio, kiu jam kvazaŭ du jarojn mortigadas kaj bruligadas en Bulgario.
Jen ĉefa enhavo de la broŝuro de s-ro Maus:
Oficialaj raportoj de bulgara registaro raportas, ke en la tuta lando regas plenplena paco kaj ordo. Sed en tiuj anoncoj oni tamen skribas pri plua enkarcerigado mortpafado, bruligado de domoj, mortigadoj de la homoj. La nombro de enkarcerigitaj kaj mortigitaj homoj ĉi-momente en bulgario, el vicoj de opozicio, atingas fantazian altecon.
Bulgara registaro mensoge kaj tendence raportas al fremdaj landoj pri ĉi-kio okazas en la lando. Sed ĝi tamen ne povas kaŝi la teruran veron pri ĝia terura sanga reĝimo, kiu estas senekzempla en monda historio. La mondo devas ekscii tiun veron, kaj ĝi devas leviĝi por defendo de kulturo kaj civilizacio.
Tio, kio nun okazas en Bulgario, ne estas eble kompreni, se oni ne ekrigardos la plej novan politikan historion de la lando.
Kiel oni jam scias, Bulgario estis en mondmilito venkita, militistare disorganizita kaj per longaj militoj mastrume kaj finance elĉerpita. En aŭtuno 1918 ĝi devis antaŭ la armeoj de Entento plej honteme kapitulaci. Entento diktis al Bulgario traktaĵon de Neuilly. Laŭ tiu traktaĵo Bulgario devis rezigni je granda parto de Macedonio favore al Jugoslavio kaj Grekio, kaj je Dobrudĵo favore al Rumanio.
La kulpuloj de bulgara militkatastrofo kun reĝo Ferdinando kaj d-ro Radosavljev forkuris el la lando, pro granda ĉagreno de l’ popolo, kiun ili je hontinda maniero ekpuŝis en la mondmilitan abismon. Sur bulgara trono eksidis la plej maljuna filo de reĝo Ferdinando — Princo Boris. Tion Entento ankaŭ benis.
Tiatempe ekprenis la bulgaran registaron terlaborista gvidanto Aleksandro Stambolinski, kiu dum la tuta periodo de mondmilito estis en malliberejo. Li devis savadi la landon el pereiga stato kaj ruinaĵoj, kiujn la milito postlasis.
Ekstera politiko de Aleksandro Stambolinski estis pacema. Ĉefa celo de lia politiko estis interkonsento kun Jugoslavio, ĉar estis okulvideble, ke Bulgario povis plu gvidi nenian agresivan (atakeman) politikon kontraŭ siaj najbaroj. En interna politiko ĉiam pli kaj pli valorigadis mezriĉaj vilaĝanoj.
Aleksandro Stambolinski estis tre sobra kaj kuraĝa homo. Li savis Bulgarion el rekta postmilita pereigo. Sed malkontenteco de la larĝaj laboristamasoj en Bulgario ĉiam pli kaj pli ekplaŭdadis lian registaron. Tiu malkontenteco venadis el grandaj kaj ne eltenebla reparaciaj ŝarĝoj, kiujn Entento pere de ĝia alianca komisio altrudis al Bulgario. Stambolinski ne estis kapabla plifaciligi ekonomian staton de larĝaj laboristamasoj, ĉar li estus devinta trudi parton de tiuj ŝarĝoj al bulgaraj burĝuloj, kiuj lin ĉagrene malamis. Des pli li estis kun ili (burĝoj) tre tolerema kaj humila. Kaj ĝuste en tio kuŝis lia plej granda eraro.
(Daŭrigota)
— página 8 —
kiu nun vojaĝas al Krimeo. En la domo funkcias Esp-o-kursoj sub gvido de k-dino Ĵukov. En du lokaj lernejoj estas organizitaj Esp-o-grupoj. SAT-ano 5729
Jalta. Komencante la 21. Majo ĝis la 1. Junio, alveturinte tien-ĉi, k-do Lingel tralegis ses lekciojn en lokaj lernejoj kaj du en kluboj. Kiel rezulto dume organiziĝis unu grupo el 30 gelernantoj kaj estas organizata dua grupo speciale el profunuiĝanoj. A. Lingel (5087).
Ivanovo-Voznesensk. I. Ivanovo-Voznesenska Gub. Konferenco de SEU dankas al ĉiuj k-doj, sendintaj siajn salutojn kaj bondezirojn kaj deziras al ili plensukceson en nia komuna laboro.
Per fortoj unuigitaj ni marŝu al la tutmonda senklasa socio de laboro!
Minsk. II. Tutblankrusia Konferenco de SEU en Minsk (23.—24. Majo). Jam duan fojon ni resumis nian laboron kaj ellaboris planon por estonta laboro. Politikgvidantaro de Okcident-militregiono, multaj redakcioj de gazetoj kaj ĵurnaloj, fabrikkomitatoj, profesi-organizajoj, junulaj komunist-ligoj k. a. aprobis nian laboron.
Raporton pri laboro de CK de SEU faris k-do Klys. Pri laboro de Blankrusia Centra Oficejo raportis k-do Snejko. Gravajn sukcesojn CO havas inter gazetaro kaj internacia korespondado.
Agentejo Esp-o peris 197 kvaronjarajn, 79 jarajn abonojn por «Senn.» kaj 252 SAT-kotizojn.
SEU- kaj SAT-anaro blankrusa estis duobligita kontraŭ antaŭa jaro. Estis organizitaj: Radio-kurso kaj du urbaj kursoj en Minsk. Vigle laboras milit-sekcio. Ĝi havas 343 ruĝarmeanojn-esperantistojn. Milit-sekcio ekspedis eksterlanden 244 leterojn, ricevis 181.
Poste estis aŭskultitaj diversaj raportoj pri «Esp-o kaj Radio», «Esp-o kaj internacia korespondado», «Enkonduko de Esp-o en lernejoj», «Subteno de la VI. SAT-Kongreso kaj eldonejo de SEU kaj SAT.»
En novan CO estis elektitaj la k-doj Klys, Snejko, Prohorcik, Ŝĉirec, Nikolskij (militsekcio), Lapenko (Vitebsk), Solsulman (Sluck), Kostjuk (Mozyr), unu loko por reprezentanto el CK de komunista junularo.
La konferenco ricevis pli ol 35 salutleterojn. Ĉeestis 35 delegitoj-reprezentantoj de SEU-anaro blankrusa.
Post konferenco: Antaŭen al praktika laboro! SAT-ano 603.
II. Tutblankrusia Konferenco de Sovetlanda Esperantista Unio sendas sian sinceran, fratecan dankon al Sveda Laborista Esp.-Asocio, Hungara Esp. Societo Laborista, Sovet-Japana Kultura Asocio, Prep. Komitato de Japana-Prolet-Esp. Unio, Prolet. Esp.-Pressedienst, Germana Laborista Esperantisto-Asocio, Sekcio Oriento en Leipzig, Metalista Junularo en Leipzig, Esperanto-Asocio Portsans, Fédération Espérantiste Ouvrière, Esp. Laborista Grupo en Lyon, A. Bouda el ĉekoslovakia delegitaro kaj multaj aliaj esp. laboristaj organizajoj kaj apartaj SAT-anoj el tuta mondo — pro iliaj sinceraj salutoj al nia konferenco.
Ni ĉiam antaŭenpaŝos, per plenumi niajn taskojn — kaj viaj bondeziroj por triumfigo de Esp-o estu revolucie praktikata de laborista klaso!
Vivu do internacia kunfratiĝo de proletariaro per Esperanto!
Por prezidantaro: J. Klys. Por sekretariaro: Dm. Snejko.
KORESPONDADO
TARIFO
Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.
MALLONGIGOJ: L.—letero. PK — poŝtkarto. PI — poŝtkartoj ilustritaj. PM — poŝtmarkoj. bfl — poŝtmarko sur bildflanko. k. ĉ. l. — kun ĉiuj landoj. esp-ajo — esperantajo.
Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
Aŭstrio
— «ALLE-grupo Wr.-Neustadt» dez. kolektive interŝ. PI, PK, PM, L, bfl, pri ĉ. temoj k. ĉ. l. Adr.: K-do Gustav Schmid, Wöllersdorfer Str. 45, Wiener-Neustadt. Grupestraro garantias resp.
— K-do Eugen Benedikt, priv. oficisto, Praterstr. 60/33, Wien II, dez. koresp. pri ĉ. temoj, L, PK k. ĉ. l.
Ĉekoslovakio
— Filatelistoj! Sendu al mi rekomendite PM de kia ajn lando, vi ricevos saman kvanton. Adr.: A. Kühnert, Resslgasse 22, Plzen.
Ĉinio
— K-do Sij Hsuhenjao, The Chinese Student department, Tun Wen College, Shanghai, dez. koresp. pri socia vivo k.-lab. movado de ĉ. l. Resp. nur al seriozaj korespondantoj.
Francio
— K-do R. Arnaud, 78, rue Paul Bert, Lyon III, ĉesas koresp. pro grava malsano. Li petas pardonon de siaj koresp.
Germanio
— K-doj Hans Baumann, Sonnenmühlweg 15, Erich Endler, Herzogstr. 11, Max Sommerer, Renthstr. 3, kaj K-dino Gertrud Bechert, Talstr. 19, ĉiuj en Selb (Bavario), dez. SAT-indan koresp-adon.
— Lab. Esp. Grupo «Egaleco», Volkshaus, Altenburg (Turingio), dez. seriozan kolektivan koresp-adon pri ĉ. temoj, kiuj rilatas al proletara vivo.
— 10 gek-doj dez. koresp. pri ĉ. temoj, L, PK, PI k. ĉ. l.; certe resp. Adr.: G. Winkler, Wiesenstr. 3, Einsiedel bei Chemnitz i. Sa.
— K-do K. Neumann, Lehmweg 39, Hamburg 30, dez. koresp. k. ĉiul. liberpensuloj.
— K-do F. Köhnke, Sartoriusstr. 22, Hamburg 31, dez. koresp. kun komunistoj kaj jun-pioniroj el ĉ. l.
— K-do Otto Wysolniersky, Langgasse 30, Mainz, dez. koresp. L, PK, PI, bfl k. ĉ. l.
Hispanio
— Adresŝanĝo: K-doj Joakimo Oliveras (2003) k. Buenaventura Bermejo (2495) havas nun alian adreson: Calle Colorado, 1635, Montevideo (Urugvajo).
Litovio
— K-do Vitoldo Ozelis, Darbėnai, Laukzemės dvaras, k. ĉ. l. gelab-istoj L, PK, PI, pri ĉ. temoj. Kun ĝardenistoj pri ĝarden-flor- kaj abelkulturo.
Sovet-Unio
— K-do Aleksandro Ĵarov, Radio-teknikisto, 2-j Kracnoselskiĵ per. d. 3, kv. 4, Moskvo, pri Radio, interŝ. skemojn, artikolojn k. ĉ. l.
— SAT-grupo, poŝtkesto 56, Vladivostok, precipe kun Japanio kaj Ĉinio, L, PK, PI.
— «Esperantista Grupo«, 2-ja Centralnaja ŝkola, Vladivostok, geknaboj 12 ĝis 15 j., dez. koresp. k. ĉ. l. L, PK, PI, PM.
— K-do J. Burov, botisto, poŝtkesto 63, Astrahanj, pri ĉ. temoj k. ĉ. l. L, PK.
— Raboĉi Klub (Laborista Klubo), im. Jonava, Kalanĉevska, pl. 1, Moskvo, pri ĉ. temoj k. ĉ. l.
— K-do A. N. Karavaŝkin, Pjatnicki ruĉej, 13, Smolensk, pri novaj metodoj de librotenado k. kooperativa movado.
— K-do J. Ivanov, Geofizika Instituto en Kuĉino, st. Saltikovka, Mosk.-Nijego., j. d., pri meteorologiaj k. sajsmologiaj temoj, L, PK k. ĉ. l.
— K-do P. M. Krapivin, P. O. Jakovleviĉi, Orŝansk. okr. Belarusj, L, PK, k. ĉ. l.
— K-do B. Gorelkin, Leninstrato 1, Kremenĉug-Krjukov (lernanto de fervojteknikilernejo), pri junulara vivo ktp. kun lab. junuloj, L, PK, PI k. ĉ. l.
— K-do Stefan, ŝkola III. Internacio, Ivanovo-Voznesensk, dez. koresp. pri naturscienc-instruaferoj k. ĉ. l.
— «La Esp.-rondeto» dez. kor. pri viv- k. laborkondiĉoj, precipe kun preseljaborantoj ĉiul. Adr.: Tipografio «Peĉatnij Trud», ul. Ogareva, 7, Moskvo.
— K-do Paŭlo Nikitin, 2-j Krasnoselskij per. d. 6, kv. 8, Moskvo, precipe kun foto-amatoroj interŝ. fot-aĵojn, L, PI, PK, k. ĉ. l.
— K-do S. Tretjakov, Jamki N. 37, Voronej, dez. interŝ. L, PK, PI k. kor. pri div. temoj k. ĉ. l. Resp. garantiata.
— Por serioze amikiĝi ni serĉas korespondantinojn. Resp. al ĉiuj alsendintoj de bela poeziaĵo. Ĉeestos SAT-kongreson en Leningrad. Adr.: F. Zaharov (Stazo), str. Ĉerniŝevskogo, 137, Saratov.
KORESPONDEJO
5458. UEA-jarlibron ni ne povus havigi al vi.
5805. Ni notis, ke vi estas nur tradukinto de «Laborista loĝejkonstruado en USSR.»
1810. Via manuskripto taŭgas kaj estos uzata en okazo de bezono.
Neuzitajn manuskriptojn ni ne resendas — Represo de artikoloj permesata nur, se oni citas la nomon de nia organo kaj sendas al Red. du ekz. de la represaĵo.
Jarabono: Argentino 6 pesos; Aŭstrio 12 ŝil.; Belgio 40 fr.; Brazilo 13 milr.; Britio 110 penc.; Bulgario 220 lev.; Ĉekoslovakio 60 kr.; Danio 10 kr. d.; Estonio 650 mk.; Finnlando 8 mk. or.; Francio 40 fr. fr.; Germanio 8 mk. or.; Hispanio 13 peset., Hungario 8 kr. or.; Italio 50 lir.; Japanio 4.50 jen; Jugoslavio 130 din.; Litovio 16 lid.; Nederlando 6 guld.; Norvegio 10 kr. norv.; Polio 10 zlot.; Portugalio 40 esk.; Rumanio 350 lej; Rusio 4 rubl. or.; Svedio 8 kr. sved.; Svisio 10 fr. svis.; Usono 2.50 dol. — Ankaŭ ¼ jare abonebla. Ponumera prezo: 0.20 mk.
Presejo: UNS-PRODUKTIV-GENOSSENSCHAFT, LEIPZIG
N.º 91, 24 de junio de 1926
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —

Kapo de la gazeto: granda ornama titolo «SENNACIULO» en art-deka literaro, super ĝi kadrita slogano «ESPERANTO JE LA SERVO DE L' TUTMONDA PROLETARO», kaj super tio kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» inter la vortoj «APERAS … SEMAJNE».
Kapo de la gazeto: granda ornama titolo «SENNACIULO» en art-deka literaro, super ĝi kadrita slogano «ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO», kaj super tio kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» inter la vortoj «APERAS … SEMAJNE».
2-a Jaro, N-o 39 (91) — APERAS S.A.T. SEMAJNE — 24. Junio 1926
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
| Sidejo de la Redakci-Komisiono: Colmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio) | Sidejo de Ekzekutiva Komisiono de SAT 23, rue Boyer, Paris XX | Administranto: R. LERCHNER Colmstrasse 1, Leipzig O 27 |
LASTAJ OKAZINTAĴOJ EN POLIO
La gek-doj scias jam el la ĵurnaloj, ke en la tagoj de 13. ĝis 16. Majo k. j. okazis en la ĉefurbo de Polio — Varsovio (Warszawa) formala «revolucio», kies efiko estis la renverso de la antaŭ kelkaj tagoj antaŭe elektita nova, plej reakciema, preskaŭ faŝista registaro, ĉe kiu la ĝisnuna prezidanto de pola respubliko, s-ro Wojciechowski (legu Vojcjeĥovski), rezignis je sia prezidanteco, kaj dank’ al kiu estis elektita: a) nova, pli vere demokrata intertempa registaro kun s-ro Bartel kiel ministro-prezidanto, b) nova prezidanto de l’ respubliko, s-ro Mościcki (legu preskaŭ fonetike, kun mola «s»), la 31. Majo.
Ĉe tiu ĉi «revolucio» bataladis la registar-fidela soldataro kun la soldataro ribeliĝinta sur la stratoj de ĉefurbo mem, maŝinpafiloj laboradis senĉese kaj semadis la morton ĉirkaŭen, ja eĉ kanonoj estis starigitaj sur la stratoj de l’ urbo; ambaŭflanke helpis al la ĉefbatalantoj-soldatoj la civila loĝantaro; laboristaj organizaĵoj komencis organizi bataltaĉmentojn, eĉ la ĝis nun per faŝistoj same kiel per demokratoj persekutata partio komunista (ĉiame ĝis nun nelegala) eldonis alvokon, instigantan la laboristojn al helpo ĉe la flanko de Pilsudski — ĉar li ĝuste estis la instiginto, gvidanto kaj fine feliĉa venkinto en tiu ĉi «revolucio». Ĉu ia nova homo? Ne! Kontraŭe — li estas la plej populara, la plej konata en Polio, ĉar li ja estis la ĉeforganizinto de la «legionoj» polaj dum la mondmilito. Post la revolucio en Germanio, liberigita de la militista malliberejo en Meklenburg, li revenis en Novembro 1918 Varsovion,
estis unuanime proklamita kiel la «Unua Marŝalo de Polio», havis povon preskaŭ diktatorecan, sed, ne volante uzi ĝin, li kunvokis la parlamenton, kiu post pli ol du jaroj da fuŝa laborado fine donis al la lando konstitucion. Intertempe Pilsudski, kiel ĉefo de la pola armeo, gvidis la militon kontraŭ la armeo bolŝevika, iris kun sia armeo ĝis Kievo en Ukrainio, proklamante (nepetata) la «liberigon de Ukrainio de la bolŝevika jugo». Batita tie, li revenis ĝis Varsovio, persekutata reciproke per la ruĝarmeanoj; sub Varsovio la kontraŭ-atakinta ruĝa armeo estis batita, kaj tiu ambaŭflanka malvenko kondukis al la fama rus-pola packontrakto en Riga, kiu ambaŭflanke sufiĉe fidele plenumita, ĝis nun feliĉe daŭras.
Jen — por rememorigi la personon de Pilsudski al la gelegantoj, ĉar en la lastaj jaroj li fortiriĝis preskaŭ de la publika vivo kaj komencis esti forgesata.
Kial li foriris de la publika vivo? — Jen la kaŭzo: li estas, li sentas sin «demokrato» en la senco de ĉi-vorto dum la jaroj 1830—48 en Francio aŭ 1860 ĝis 1880 en Germanio. Tiun demokratecon toleris la malkaŝe antidemokrata burĝaro kaj nobelularo pola tiel longe, ĝis kiam Pilsudski bataladis kontraŭ la socialista ŝtato de la tiama RSFSR. Sed post la packontrakto li estiĝis por ili superflua, eĉ ĝenanta. La naci-demokrata kaj kristan-demokrata partioj atakadis lin ĉiumaniere tiele, ke li fine revenis al sia privata vivo, forlasinte eĉ la ministrecon de militaj aferoj. Sed ĉiam grandega parto de la militistaro retenis preskaŭ fetiĉan adoradon por lia persono.
Intertempe la blanka teroro ekregis sur la polaj kampoj. La legantoj de nia gazeto scias iom pri tio el multaj artikoloj pri Polio, aperintaj en «Senn.». Mi do nur rememorigu: pli ol 6000 politikaj arestitoj, pli ol 50000 «politika policistaro», la t. n. «defensivo», kontinuo de la fama carista «Ochrana» (Pilsudski estas kulpa, ke ĉi-flinstitucio estis konservita en Polio), la plej aĉaj individuoj spionaj, turmentado de arestitoj, ke eĉ la francaj demokratoj (pli veraj ol la polaj) estis devigitaj protesti kontraŭ ĉi-barbarismo, konfiskado de ĉiuj revoluciaj ĵurnaloj, malleĝigo de la en tuta okcidento laŭleĝa komunista partio, persekutoj de malplinacianoj (ukrainoj, blankrusoj ktp.), religia perforto (liberpensuloj ne estas oficiale agnoskataj, diversaj kristanaj sektoj ne estas leĝigitaj, centoj da laboristaj sindikatoj kaj klerig-organizaĵoj fermitaj) — jen nur tre mallonga menciaro de la reĝimo en la «demokrata respubliko» de Polio, kiu regas sin per (ho, aŭskultu!!) — — per la despot-monarkia carista punkodo, kun ĉiuj ĉies antiliberecaj politikaj persekutoj. (Pro ekonomia kaj financa krizoj — akompanantaj tiun ĉi «benitan» registaron de 14 kabinetoj, mi jam ne mencias.)
Nu — ĉar ĝi estis de la proletariaro «benita», ĝi volis esti ankaŭ «Musolini». Dume oni enkarcerigadis ĉiun eĉ suspektitan je «komunismo», deklarante, ke li volas «renversi» la leĝan ŝtat- kaj sociordon (tiel tekstas la carista punkodo, ĉe ni valida), ke li estas kontraŭulo de la «demokrata respubliko», oni donis plenan liberecon al la organizaĵoj faŝistaj
— página 2 —
2 — SENNACIULO
kaj monarkistaj, kiu eldonadis laste pli ol 5 diversajn gazetojn sub la titoloj: «La pola faŝisto», «Monarkista Polio» ktp. Tiuj ĉi faŝistoj deklaris la forigon de ĉiuj restintaj ankoraŭ civitanaj rajtoj, puran diktaturon de burĝaro. Ili tute malkaŝe organizis eĉ iliajn armil-organizaĵojn, preparante sin sub la protekto de la «demokrata» registaro al renverso de ĉiu demokrateco, eĉ de la parlamento mem.
Kaj, ĉar kun ĉi-agitado oni forigis de la ŝtatoficejoj laŭeble ĉiujn nesamopiniulojn, ne nur socialistojn (ili jam preskaŭ ĉiuj estas delonge «demisiitaj»), sed ankaŭ iom pli verajn demokratojn, aŭ, pli ĝuste dirite, «Pilsudski-anojn», do la fermento devis konduki al eksplodo.
Oni en komenco de Majo k. j. jam laŭte parolis pri la faŝista, sin preparanta «renverso». Anstataŭ la faŝista, kiun preparis la lasta plej dekstrema registaro sub la prezidanteco de la aferisto Witos — venis la «Pilsudski-ana» renverso (fidele laŭ la pola proverbo: «Bastono havas du finojn»). La soldatoj, fidelaj al Pilsudski, alproksimiĝis la 12. Majo al Varsovio, transiris la ponton sur Vistulo, kaj — renkontinte la kontraŭstaron de la registar-fidelaj taĉmentoj, gvidataj per la plej reakciemaj generaloj Zagorski, Malĉevski k. a., kiuj pro ŝtelist- kaj krimul-aferoj nun estas enkarcerigitaj — komencis la batalon.
Tri plenajn tagojn ĝi daŭris sur la stratoj de Varsovio. Ĉirkaŭ 500 mortigitaj soldatoj kaj civiluloj, pli ol 1500 vunditaj — jen la rezulto «strategia». Kaj la rezulto politika? — Ĝis nun tre dubinda. La faŝista registaro estas renversita — jes. Pli demokrata elektita — jes. Sed Pilsudski, anstataŭ finpremi la reakciaron en la lando, denove ludas la rolon de naiva «demokrato», lasante al ĉiuj, krom la plej aĉaj krimuloj kaj ŝtelistoj ŝtataj, liberecon. «La pola faŝisto» aperadas daŭre, dume la gazeton de la komunista deputito Warski, tre paceme redaktatan, oni jam 4 fojoj konfiskis. — Jen la — «demokrateco» de la nova registaro. Eble tio ŝanĝiĝos, depost kiam la justecministrecon prenis nun s-ro Makowski, klera juristo — «Eŭropano». Sed, ĉu la reakcio al ili permesas, ĉu ili ne ektimiĝos je tiu ĉi reakciularo, kiu la liberecon al politik-arestitoj proklamas kiel ŝtat-perfidon, ni ne scias, sed estas konvinkitaj, ke verŝajne tio okazos.
Ĉiuj pensis, ke Pilsudski prenos en sian manon la diktatorecon. Li preferis kunvoki la saman ĝisnunan parlamenton (nomata pole: Sejm) kaj elektigi novan prezidanton. 292 voĉojn ricevis Pilsudski, 193 la etaĉa kandidato de reakciularo, s-ro «grafo» Bninsko, vojevodo (guberniestro) de Poznanio.
Kaj jen — nova surprizo. Pilsudski
ne akceptas la elekton kaj konsilas elekti s-ron Mościcki, profesor-inĝenieron, direktoron de la ŝtata fabriko de azot-acidoj en Chorzów. Ankaŭ s-ro Mościcki apartenas al la «Eŭropanoj». Tiun nomon oni donas ĉe ni al homoj kleraj, kiuj havis ian honorigan okupon de profesoroj, sciencistoj, inĝenieroj ktp. en okcidentlandoj de Eŭropo. Tia estis la unua prezidanto de Polio, Narutowicz, iama profesoro de la svisaj altlernejoj, kiun la reakciularo mortigis. Tia estas ankaŭ Mościcki, ankaŭ iama profesoro kaj inĝeniero en Anglio kaj Svisio. Ĉu la nobelularo, kiu malamas pleje kaj timas ege ĉiujn «Eŭropanojn», mortigos ankaŭ lin, ni ne scias. Dume — ĝi silentas.
La nova prezidanto eldonis alvokon, en kiu li promesas labori «por la pureco de vivo publika, por la bono de l’ homaro pere de la renaskita Polio» (mi citas parkere), sed — ĉu tiuj en si belaj frazoj estos realigitaj kaj kiamaniere li intencas realigi ilin, ni ankaŭ ne scias.
Dume ni ĉiuj atendas la likvidiĝon de la nuna parlamento kaj novajn elektojn, dank’ al kiu eble fine la en jaro 1921 proklamita konstitucio estu fine realigata en la vivo, t. e.:
Ke oni liberigu ĉiujn politik-arestitojn kaj forigu la «defensivon».
Ke oni leĝigu la komunistan kaj aliajn revoluci-klasbatalajn organizaĵojn.
Ke oni forigu la despotan punkodon caristan kaj donu liberecon de l’ vorto, gazetaro, konscienco, nacio ktp.
Ke oni donu al la malplimultanaj nacioj la eblecon de decido pri ilia ŝtata aparteneco.
Sen plenumo de tiuj fundament-demokratecaj postuloj, ĉiu ŝajne «demokrata» registaro restos ĉiam malvera, hipokrita demokratio, kiu preparadas la kampon por ĉiu plej reakciema, burĝar-despota, burĝar-diktatura reĝimo, kiu forgesadas la branĉon, sur kiu ĝi mem sidas.
Ni do atendu. Pri ĉio sciiginda ni informos la legantojn de «Senn.» ĝustatempe, ĉar la sinteno de Polio ludas gravan rolon en la venko aŭ prokrasto de tutmonda revolucio. Nur prokrasto — ĉar malhelpi en ĝi neniu povos, eĉ la faŝistoj polaj kun la malveraj demokratoj niaj kune prenitaj.
Malgraŭ la ŝajne malmultefika «revolucio» varsovia de la 12. ĝis 16. Majo (pro kio ni ĝin presas en citsignoj), la rezultoj estas pli profundsencaj, nature eĉ malgraŭ la volo de ĝia iniciatinto Pilsudski. Jen la kialoj:
Aŭ la reakciularo ne restos senaga, ĝi certe estos volanta «venĝi» siajn viktimojn. Tiam — nova batalo ekiĝos, kiu finiĝos certe per plia demokratigo de l’ lando, tre malklera kaj despota kutimigita, ne konanta siajn popolajn, konstituciajn rajtojn. Eble eĉ tiu nova batalo alkondukos al sociala revolucio, pri kiu oni — la unuan fojon sen abomeno — nun komencis paroli ĉe ni.
Aŭ la nova «demokrata» registaro fariĝos same falsa kaj korupta, ŝtatŝtelista kaj ne egalleĝa rilate al la malriĉa loĝantaro, kiel estis la ĝisnunaj 14 registaroj, tiam la ribelemo kaj indigno kontraŭ ĉi-registaro ekiĝos ankaŭ en la ĝis nun nur «Pilsudski-ana» armeo, kiu kune kun sia apoteozata estro estis ĝis nun la plej granda obstaklo al la penso pri sociala renverso.
Mi klarigu tion: ĝis nun la «Pilsudskianoj» nur vivis per la penso «defendo de la sendependeco polia», kvazaŭ iu atakus tiun ĉi politikan sendependecon. Nun ili eble ekkonscios, ke ne nur sendependeco nacia, sed ankaŭ libereco civitana estas necesa por la normala vivo de l’ lando, eĉ se tiu ĉi libereco kondukus al socia revolucio, kiu ne estos morto por Polio, kiel la reakcio krias, sed — savado.
Ne-bolŝeviko, SAT-ano 910.
El Nederlando
Amsterdam
Ĉiujare «ŝia reĝina moŝto nederlanda» vizitas «Amsterdamon» por ricevi sian etan jaran salajron, sumiĝante 1 200 000 guldenojn, krome estas salajrita ŝia edzo, patrino kaj infano; sufiĉe multekosta afero, ĉu ne? Ĉi-okaze ŝi ĉiam faras diversajn veturojn tra la urbo, por montri sin al loĝantaro. Pli frue ŝi ĉiam estis akceptata per laŭdkrioj de la popolo, sed tio de tempo al tempo malpliiĝis. Pasintan jaron estis konstruita tribuno, por ke infanoj, starante sur ĝi povus kanti «Wilhelmus» (kanto pri princo el mezepoko) kiam ŝia moŝto preterpasus, sed ho ve: la sentaŭguletoj kantis la Internacion.
Ĉi-jare senlaboruloj klopodis alproksimiĝi al ŝiaj veturiloj kun ruĝaj tabuloj, sur kiuj ili estis skribintaj, ekz. 1 200 000 guldenojn por reĝino, 10 guldenojn semajne por senlaboruloj. Bedaŭrinde ili ne atingis ŝian veturilon, ĉar ili ĉiufoje estis disbatitaj de policanoj; nur ili aŭdigis fajfkoncertojn.
Ankaŭ nuntempe oni preskaŭ nur vidas flagojn, «pro ŝia honoro» sur oficialaj konstruaĵoj kaj kelkaj burĝaj domoj, kvankam oni antaŭ kelkaj jaroj vidis longajn vicojn da ili.
Ŝajne la homoj ne plu ŝatas senutilajn, tro multekostajn meblojn. Plej juna 5288.
— página 3 —
SENNACIULO — 3
Malliberigitoj turmentataj de kontrolistoj
Teruregaj cirkonstancoj en minejo
Malsanuloj abomene turmentataj
Lasttempe videbliĝis, ke en karbminejoj de «Alabamo» estas abomenaj laborkondiĉoj. En ĉi-minejoj, kiuj estas private ekspluatataj, laboras multaj kondamnitoj. Ĉi-kondamnitoj devas labori sub fikondiĉoj, kiuj igas pensi al plej kruela formo de sklavigado.
Ĉi-fikondiĉoj klariĝis dum aŭtoritata esploro pri la morto de iu kondamnito «Knox» (elparolu «Knoks») kiu okazis sub suspektaj cirkonstancoj.
Tiam videbliĝis kiel malbone kaj fimaniere estas pritraktataj la kondamnitoj.
Unue klariĝis, ke la kontrolisto «Davis» estas respondeca pri la morto de «Knox» kaj baldaŭ aperos antaŭ la juĝisto. Kiam «Knox» deklaris, ke ne plu estas eble al li ŝarĝi karbojn, la fiulo unue lin batis, kaj kiam tiu rimedo ne redonis al «Knox» la fortojn, li ĵetis lin en kuvon plene de varmega akvo.
Tiaj kaj samspecaj rimedoj estas en la minejo de «Alabamo» ĉiutagaj. La kaŭzo de tio estas la fisistemo aplikata en ĉi-minejo.
La kondamnitoj devas labori sub kontrolo de samuloj, kiuj fariĝis grupestroj, ĉi-lastaj ricevas etan profiton de farita laboro, pro tio ili devigas laboregi siajn subulojn.
Oni konstatis, ke laboristoj, kiuj ne laboregis sufiĉe pene laŭ la opinio de la grupestroj, estis dum 12 horoj fermitaj en spaco ne pli granda ol ĉerko kaj dum tiu tempo li devas resti starante kun la manoj katenitaj super la kapo. Ofte tiu proceso daŭris du plentagojn.
Laŭ enketo de aŭtoritatulo 90% de la kondamnitoj havas vundojn aŭ cikatrojn, tri preskaŭ estis mortbatitaj kaj havis rompitajn brakojn.
Pri la grupestro, kiu kunkulpas la murdon de «Knox», oni asertas, ke li batis siajn viktimojn ĝissvene sur la kapon, kaj rompis al ili ambaŭ brakojn, por ke ili ne kapablu defendi sin.
El la burĝa ĵurnalo «De Courant» de 26. Majo 1926 — Plej Juna
Faligo de la socialdem. registaro en Svedio
Lastatempe dum sia regado la Sandler-a registaro (ĉefministro: R. Sandler) plurfoje estis akre atakata flanke de la burĝaj partioj kaj gazetoj. Per multaj intrigoj ili provis ĝin faligi, kaj la 2. Junio ĉi-jare iliaj penoj estas sukcesaj.
La afero, per kiu la reakciuloj kaj liberaluloj kune en la parlamento faligis la registaron, estas jena: Pro la malalta salajro de la laboristoj ĉe minejo, nomata «Stripa», ekestiĝis konflikto inter la laboristoj kaj la akcia societo de la minejo. La laboristoj estas sindikaliste organizitaj, kaj ili deklaris la minejon blokadata. Tiam la komisiono por la senlaboruloj decidis sendi
senlaborajn laboristojn en la minejon kaj tiele devigi ilin fariĝi strikrompantoj. Kaj, se la senlaboruloj malobeus al tio, ili ne plu ricevus subtenon de la ŝtato aŭ komunumo. Sed la registaro en sia direktivo decidis malpermesi ĉi fiagon de la komisiono. Per tio la afero ne estis fine difinita. Ĝi estis diskutata en ambaŭ ĉambroj de la parlamento. Kaj en la decidoj la burĝa plimulto donis aprobon al la starpunkto de la komisiono. Tial la registaro rezignis sian sidlokon kaj eksiĝis el sia oficon.
Ĉi tio bone pruvas, ke laborista registaro en kapitalista socio ne povas multe fari por la bono de la laboristoj. La burĝoj allasas ĝin regi precize tiel longdaŭre, kiel plaĉas al ili.
Estas vere, ke la laboristaj deputitoj ankoraŭ ne konsistas el la plimulto en la parlamento, sed se tiel estus, la afero eble iom aliiĝus. Nun la socialdemokrata registaro estis devigita apogi sin ankaŭ je la liberalaj deputitoj. Sed kiam koncernas por laboristoj iun gravan aferon, tiam la liberaluloj pli volonte kunagas kun siaj reakciaj kolegoj en la parlamento.
La liberaluloj nun faras la regadon. Estas starigita registaro kun K. G. Ekman kiel ĉefministro. En laboristaj rondoj oni konsideras ĉi-fiburĝan reĝimon — «la registaro de la strikrompistoj». 994.
Reala aĉetpovo en Germanio
Interesan komparon faris la sindikata kartelo en D. Estis komparataj la salajroj kaj aĉetpovoj de tri profesioj dum la jaroj 1914 kaj 1925. Estas konstatite, ke dum 1925 la salajro ŝajne pli alta, tamen ne atingis tiun dum 1914. La salajroj estis:
| 1914 | 1925 | pliiĝo | |
|---|---|---|---|
| pfenigojn po horo | |||
| bierfaristo | 61 | 92 | 51% |
| tramisto | 43 | 81 | 88% |
| litografisto | 84 | 135 | 61% |
Oni povas konstati tuj la altiĝon de salajroj. Sed kia estis la aĉetpovoj? Komparobjektoj estis: 1 paro da stratŝuoj, 1 paro da laborbotoj, 1 laborĉemizo, 1 vestaĵo, 1 laborpantalono kaj 1 paro da ŝtrumpoj. Por povi aĉeti tiujn 6 objektojn samkvalite, devis labori:
| 1914 | 1925 | pliiĝo | |
|---|---|---|---|
| hor. min. | hor. min. | ||
| bierfaristo | 97 5 | 154 20 | 59% |
| tramisto | 137 50 | 175 45 | 28% |
| litografisto | 70 30 | 105 30 | 50% |
Sekve la salajro 1925 estis:
| ŝajne pli alta | reale pli malalta | |
|---|---|---|
| de la bierfaristo | 51% | 37% |
| » » tramisto | 88% | 22% |
| » » litografisto | 61% | 33% |
La ŝtata statistiko regule publikigis la mezsalajrojn de 12 industribranĉoj; nome: minista, metala, kemia industrioj, konstruligna industrioj, paperfabrikado, teksindustrio, bierfarejoj, bakejoj, kartonejoj, libropresejoj kaj fervojo. La plej alta salajro pagata estis dum Januaro kaj Februaro po semajno 55 mk. (enkalkulitaj la aldon-
pagoj socialaj por edzinoj kaj 2 infanoj), la plej malalta 25 mk., la mezsalajro por metiisto 46 mk., por simpla laboristo 34 mk. Ĝis Aprilo ne estis konstateblaj nomindaj aliiĝoj. Laŭ indekso regna la kostoj de la vivbezonaĵoj nur estis pli altaj je 38%. Neniu kredas tion. Ni provu klarigi la aferon. Dum Februaro 1920, kiam komencis la statistikigo de la vivbezonaĵoj, estis kalkulita nur la minimumo da nutraĵo, loĝejo, hejtado kaj lumigado. Oni kalkulis por familio kun 3 infanoj antaŭmilita tempo 22,56 mk. dum semajno. 1925 ĉi-sumo estis pliatigata; sed kiom, estas sekretajo. Ni kalkulas 25 mk. Laŭ sciigoj publikaj dum Februaro 1925 nutraĵo, loĝejo, hejtado kaj lumigado kune estas 80% de la hodiaŭa statistiko. Do, ni devas aldoni kvaronon de 25 mk. = 6,25 mk., entute 31,25 mk. antaŭmilita vivkosto. Plialtiĝo estas 55% = do 48,45 mk. Ni devas konsideri la 10% imposton kaj la ceterajn asekurojn ktp., tiam ni devus perlabori 55 mk. Per kio nun devas aĉeti la proleto ŝtrumpojn, ŝuojn, ĉemizojn, litaĵojn, librojn, gazetojn, de kie preni la monon por organizaĵaj kotizoj ktp.
Tiel aspektas la reala aĉetpovo salajra de tiuj laboristoj, kiuj ankoraŭ nun estas okupataj plene. Por la tuta laborista klaso la kondiĉo estas pli mizera, ĉar ni devas konsideri la armeon de la senlaboruloj, kiu nombras 1 743 000, kaj ankoraŭ duoble granda estas la nombro de tiuj, kiuj plimallongigite laboras, do entute 5 milionoj da homoj, tio estas kun la familianoj triono de la germana loĝantaro.
H. Scherbaum (1378).
La klerikala regado en Hispanio
Dum Februaro ĉi-jare en vilaĝo Cavada (provinco de Santander, norda Hispanio) okazis monstra kaj sciinda tragedio.
La inda instruisto tiea delonge estas daŭre persekutata. Tiu persekutado estas malaminda kaj hipokrita flanke de ĉefpastro kaj lia helpanto (ankaŭ pastro). Lastatempe la persekutado akriĝis. Tiuj de la religia kulto pretendis trudi al la instruisto, ke li instruu prefere la katekismon al siaj disĉiploj. La persekutito plej ofte opozis tian «pian» postulon ĝis kiam indignite la defendantoj de la religiaj dogmoj insultadis lin publike. Ili eĉ riskis insulti lin en lia lernejo, kie ili eniradis senpermese. (Laŭleĝe en Hispanio ĉiu pastro povas vizitadi ĉiujn lernejojn, ĉu publikajn ĉu privatajn por kontroli, ĉu la instruado estas «morala», «skeptika» [pri religio] aŭ «kontraŭ» religiaj dogmoj. La pastroj povas eniri lernejojn tute sen permeso, laŭ iu artikolo de la «Hispana Konstitucio» en ĉiu horo). La modela kaj inda instruisto estis entuziasma kaj fidela plenumanto de sia devo kaj nenial kaj neniam li pekadis kontraŭ sia konsciencdevo. Vidante, ke liajn ofte ripetitajn argumentojn oni ne volis aŭdi, kaj ke la
— página 4 —
4 — SENNACIULO
pastraĉoj reatakegis lin malbonintence, li malespera, kvazaŭ freneza, kaj konscia pri sia altega misio, alprenis la justecon propramane. «La reprezentantoj de dio sur la tero» vunditaj falis teren. La pli ranga pastro mortis tuj kaj la alia, tre grave vundita estis kondukata en la hospitalon; la instruisto post tiu ago mem mortigis sin.
Ĉi tiu kazo estas tre elokventa por rigardi en la publikan instruadon hispanan, eĉ privatan.
La kaŭzojn de citita tragedio en Hispanio oni malpermesas diskonigi. Ĵurnalaro klerikala mordas per siaj venenitaj ŝirdentoj la kadavron de la menciita instruisto, nomata Baldomero Zori. Tio kaŭzas naŭzon kaj plejan malestimon flanke de la personoj honestaj. La tiea episkopo en sia oficiala bulteno diras: «Se la okazintaĵo estus simptomo de malamo inter socia klaso kaj socia klaso . . . sed feliĉe la eklezio kaj la geinstruistaro en Hispanio iras kune en plej granda harmonio . . .»
Ne! ne la instruisto estis la iniciatanto de tiuj krimoj, sed estis homo malbonmora, malfeliĉa nekredemulo, kiu ĝis antaŭ nelonge ruze estis kaŝanta tiujn malaprobindajn kvalitojn, prisilentitaj sub piega vestaĵaro. Kaj la riverencinda moŝto finas: «eniĝante la sangplenan ponardon de malnobleco en la koron de senkonsola vidvino, dirante, ke li esperas, ke la dia kompatemo ŝin ne trafos.»
Tiu frazeologio elmontras konsciencon ekleziulan. Tamen li diris unu veron, ke inter la homaro estas klasoj kaj inter ili malpacoj, kiuj nin kondukas iun fojon fari perfortojn, agojn por savi nian propran vivon, defendon. Kial ĉiam ekleziularo asertis, ke ĉu ni ĉiuj estas fratoj antaŭ dio? Kial vi, sinjoro episkopo, do neas la konfliktojn, militojn, klasajn malpacojn? Kion kredi? Aŭ vi estas herezulo, aŭ vi ĉikanas kaj kune kun vi ĉiuj pastroj de eklezio, kiam ili jesas, ke ĉiuj estas fratoj kaj samaj la homoj.
Tamen sinjoro episkopo, ni ankaŭ kredas, ke ekzistas du klasoj sociaj. Ni estas tikiuj observis la ordonojn kristanajn: «vi ne rabu», «vi ne mortigu», «vi gajnu la panon per la ŝvito frunta», ni bazas sur nediskutebla logiko, en kiu, por vivi estas devige produkti, kaj per ĉi-tio estas necese labori. Pro tio ni ĉiam predikis, ke ekzistas du klasoj; ni, la produktantoj, estas la preferitaj viktimoj de tiu alia klaso, la uzurpanta.
La alia klaso estas tiu, al kiu vi apartenas, ĉiuj pastroj, militistoj, politikistoj kaj parazitoj el diversaj kategorioj, kiuj en ekleziularo havas plej bonajn defendantojn, ĉar vi estas la komisiitoj, brutigi la popolon per eraraj preĝoj kaj malveroj inventitaj de vi. Ne restas tempo por ni, nin kleriĝi . . . dum vi dividas la akiraĵojn rabitajn de ni. Kaj kiam iu el ni konsciiĝas, li tuj estas ekskomunikata kaj malaperas . . .
Vi prenas la tutan sukon de ilia vivo, kaj por ilin trankviligi pro la doloroj kaj suferoj, de vi kaŭzitaj, vi oferas al ili paradizon tutplenan da eterna feliĉeco . . .
Post morto de malsato, de mizero kaj doloroj, kaj kiam vi rimarkas, ke ĉi-maso ŝiris la aranean teksaĵon de nescio, kiun la brutigaj religioj teksis antaŭ la okuloj de l’ konscio de la homaro, kiam vi vidas, ke oni ne plu kredas viajn predikaĉojn, pri viaj imagoj ĉielaj, nek pri viaj stultaj inferoj, kaj ke oni ne fidas je via dio, tiam, furiozaj kaj venĝemaj vi petas, kiel plej praktikan rimedon, helpon de l’ bajoneto, denuncante, kiel malnoblajn, spionojn, la nekredantojn, kiuj vin malhelpas, por ke oni ilin malliberigu aŭ finmortigu «en ĉi-tiu vivo», ĉar je la «punoj» de la alia vi estas la unuaj, kiuj ne kredas tion.
La krimo de Cavada nur estas pruvo pri faritaĵo en ĉiuj epokoj flanke de «fariseoj» elpensante perfidmortigojn kaj instigante kondamnojn por stimuli la mizeron kaj poste atribui al sia dio la tutan amason da malbonaĵoj, kiuj laŭ iliaj predikoj falas sur homojn kiel «dia venĝo».
Ekleziularo kaj geinstruistaro ne povas iri kune nek devas. La misio instrua estas la plej delikata kaj honora el ĉiuj aliaj. La instruisto apartenas al klaso, kiu perŝvite gajnas la panon; vi, kontraŭe, vi, vin ŝuldas al tiu, kiu vivas de la ŝvito kaj peno de similuloj apartenantaj al la nia. Vi manĝas (kaj ĝuas vivon) kiel parazitoj, tion kion aliaj produktas per ilia laboro.
Ĉiu persono iomete klera scias, ke klerikularo malamas ĝismorte ĉiun instruiston, kiu inde plenumas sian mision. La instruistoj siaflanke malŝatas la klerikularon pro lia sorĉa interveno en lernejoj.
La vira besto de k-do Zori (ni povas nomi lin kamarado, ĉar li meritas tion) sendube teroris klerikalulojn kaj timante, ke la instruistoj pli kuraĝigitaj pro la ekzemplo, ilin piedpuŝu el la lernejoj, ili flatlogas instruistaron, nomante ilin «filoj amategaj» . . .
Lasu la liberecon al instruistoj, por ke ili povu plenumi libere siajn postenojn, kiel inĝenieroj, filozofoj, kuracistoj kaj astronomoj kaj vi vidos tuj la progreson atingitan per la edukado kaj instruado, liberaj flanke de ĉiuj formalaĵoj en kiuj la eklezio klopodas formi la intelekton de infanaro.
La mokata kaj perforte submetata kristo de la laboro stariĝas, minacante por protesti pri la homaj maljustecoj, sinjoro episkopo kaj nepriatentante viajn persekutojn, enkarcerigojn, turmentojn kaj perfidmortigojn, el kiuj ĉiam, vi, eliras senpune; laboristaro daŭras la noblan laboron liberigi la suferantan homaron.
Ekstariĝu, ho, kristo de la laboro . . . kaj forĵetu por ĉiam, de la sakra templo de la hejmo (ĉiujn komercistojn kaj komercantojn modernajn, kiuj vin sklavigas senskrupule!! Ni liberiĝu, se vi volas vivi inde kiel homoj kaj ne kiel sklavoj!!!
La vivo estas la prezo de la idealo.
Grupo Justeco, kompilis labkoresper.

ABONO AL SENNACIULO POVAS KOMENCI PER ĈIU N-RO!
ABONO AL SENNACIULO POVAS KOMENCI PER ĈIU N-RO!
Ekzekuto per ciano
La sentemaj animoj, ekscititaj pro la artikolo en «Senn.» pri elektra ekzekuto en Usono, estu trankviligitaj. Usono mem, kiel la plej kultura lando, klopodis — ne forigi la mortpunon — tute ne — sed do almenaŭ elpensi pli humanan ekzekutmanieron. Nun oni ekzekutas per acido ciana.
Kial tiu maniero devas esti pli humana, mi tute ne povas konsenti, ĉar la turmentplenaj semajnoj antaŭ la ekzekuto estas la samaj, kiujn la krimulo devas toleri kaj inter la diversaj manieroj mem do ne ekzistas granda diferenco. Verŝajne aliaj kaŭzoj motivigos ĝin. Usono eble jam de longe sentis la kruelecon, uzi senkulpajn kreitaĵojn, ekz. kuniklojn por provi venenojn je vivanta objekto, plue la praktika Usono estas kutiminta plenuzi la lastajn restaĵojn por havi profiton. La krimulo — kulpa laŭ leĝe — kaj senutila, ĉar li baldaŭ mortos, estas la ĝusta kreitaĵo por provi, kiel efikas ciana acido al homo dum venontaj militoj aŭ revolucioj. — La gazetoj per longaj artikoloj pritraktas kiel sorgeme kaj science oni preparis la murdon. Tra malgrandaj fenestroj en la muroj de la ekzekutejo la pioniroj sciencaj observis kaj studis la reakcion de ciana acido al krimulo. Per genia starigo de mikrofonoj estis antaŭzorgita, registri la plej mallaŭtajn bruetojn — la lastajn konvulsiojn de la viktimo kaj la malrapidiĝon de la korfunkcio. La eksperimento funkciis laŭkalkule post 30 sek., la krimulo senkonsciiĝis kaj post pluaj 150 sek. li mortis; kontentigite la scienculoj povis anonci al la kultura homaro la plej novan progreson de la leĝa hommurdo. K. Vernike.
W. Lees malliberigita
SAT-ano (3917) W. Lees, ekzekutiva komitatano de la «Trades’ Council» (komerca konsilantaro) en nia urbo, troviĝas en malliberejo. Oni kondamnis lin al trimonata punlaboro pro tio, ke li faris paroladon sur la ĉi-tiea grandplaco, kiu (laŭ la magistratanoj) kaŭzis malkontentecon inter la loĝantaro. Jen, kial oni lin arestis.
Li estis faranta paroladon pri la fiago de la policio, kaj kunkomitatano fervojisto, kiu tute ne strikis (9. 5. 26), dume, oni rimarkis ĉirkaŭ sin aŭ sep detektivoj farantaj notojn stenografie. Nenio okazis ĝis la sekvanta mateno, kiam k-don Lees oni arestis en lia oficejo for de la amaso. L. K.
Al ĉiuj Lab. Esp.-Societoj en Polio!
Pro fondo de Tutpolia Laborista Esp.-Asocio ĉiuj Lab. Esp.-Societoj en Polio bonvolu nepre respondi tiun ĉi alvokon. 1. Nomo de la Societo. 2. Loko. 3. Fondita en jaro. 4. Nombro de membroj. 5. Nomo de la prezidanto. 6. Politika tendenco. 7. Ĉu la Societo apartenas al ia Asocio? 8. Ĉu la Societo konsentas aparteni al la fondota Tutpolia Lab. Esp.-Asocio?
La respondon bonvolu adresi al la sekretario de la Lab. Esp.-Societo B. Maiblum, Lwów, ul. Karpinskiego, 5.
— página 5 —
SENNACIULO — 5
Nia Radio-rubriko
Sendube ĝi estas grava, nia Radio-angulo, kaj ĝi eĉ meritas esti pliampleksigata. Sed tiam ne devas manki materialo, tiel ke ĝi estas tiel sensignifa kiel en numero 35 (87).
Ĉu ne estas iu k-do, okupanta sin pri Radio, kiu povus kaj volus prizorgi ĉi tiun rubrikon? Li anoncu sin. Tiam ni menciu lian adreson je la kapo de la rubriko kaj k-doj havantaj taŭgan materialon, sciigojn ktp. povos ĝin sendi rekte al li.
Ni dividu la laboron, kamaradoj!
670 (Enschede).
Patrinec- kaj infanec-prizorgo en Ivanovo-Voznesenska gubernio (Sovetio)
De M. Tustova
(Ĉefulino de Ivanovo-Voznesenska gubernia fako pri Patrinec- kaj Infanec-prizorgo)
Antaŭ la revolucio de 1917 jaro en Rusio ŝtata prizorgo de patrineco kaj infaneco ne ekzistis, kaj ankaŭ tre malforte estis disvolvita agado de bonfaranta societo tiucela.
Tiel ekzemple en Ivanovo-Voznesenska gubernio estis nur 4 infanvartejoj, kien estis akceptataj infanoj de 1 monato ĝis 11—12 jarojn aĝaj. Aliaj institucioj ne ekzistis.
La ejoj por ili estis donataj okazoj, tute ne kontentigaj por la bezonoj de ĉi institucioj. Tiel — el 4 konstruaĵoj — nur unu, okupata per vartejo, estis iam konstruita speciale okaze de fabrika jubileo.
Kultura laboro por la lukto kontraŭ infanmorteco nenie kaj de neniu estis kondukata, kaj tiakaŭze, kiel en la urbo, tiel en la vilaĝoj, komprenoj pri ĝusta vartado de infanoj, pri ilia edukado, pri virinhigieno — tute forestis, kaj malklereco regis, kiel regas arbitro en nokta mallumo.
Sorĉulinoj, akuŝ-virinaĉoj¹), maĉsuĉiloj²), vindaĵoj kaj balanculiloj estis ĉefaj amikoj de patrino kaj de infano.
Pro tio en Rusio formortadis dum unua vivjaro pli ol 2 milionoj ĉiujare, kaj la plej gravaj maŭtiligiloj de infanvivoj estis mallumo kaj malklero.
Pro la sama kaŭzo rusa virino plenumis sian socidevon (devon de patrineco) minimume po 6—7 fojoj, sed ne malofte ŝi atingadis 24 akuŝojn en la aĝo de 40—42 jaroj.
El ĉiuj naskiĝintoj dum unua jaro mortadis almenaŭ 50% kaj ankaŭ granda estis mortprocento de virinoj en dumakuŝa kaj postakuŝa periodoj, precipe en la vilaĝoj. Tial ne estas bezone paroli, kiom rapide foruziĝis kaj maljuniĝis la virinoj kaj nia parto de homaro de generacio al generacio fariĝis pli malforta kaj malpli vivpova.
Krom tio, virino-patrino, laborante en industrio aŭ en la institucioj, havis nenian privilegion okaze de sia patrineco ĝis 1912 jaro, t. e. ĝis la fondo de malsanulej-kasoj; ŝi ne nur ne ricevis ian monhelpon, sed ŝi nemalofte estis perdanta oficlokon, se al ŝi ne prosperis ricevi forpermeson.
Kaj nur en la jaro 1912, kiam estis organizitaj tiaj kasoj, la virino ricevis rajton por unumonata forpermeso en antaŭakuŝa periodo kaj post ĝi. Helpmonon ŝi ricevis 3—8 rublojn.
Post oktobra revolucio, kiam la potencon ekposedis laboristoj kaj vilaĝanoj, kiuj per sia propra vivo scias, en kiaj kondiĉoj vivas laboristino kaj vilaĝanino, oni senprokraste sin okupis pri la solvo de tiu doloriga problemo.
De tiu tempo la prizorgo de patrineco kaj infaneco fariĝas ŝtata afero. 31.Jan. 1918, t. e. post 3½ monatoj, estis publikigita dekreto pri tio, ke la virino, sin okupanta per fizika laboro, ricevos okaze de patrineco 4-monatan forpermeson, kaj la virino, okupiĝanta per laboro intelekta — 3-monatan, kaj al ŝi restas rajto uzi ĉiujn specojn de provizado, kiujn ŝi ricevadis antaŭ tiu momento.
Baldaŭ poste estis de «VCIK» (Tutsovetia Centra Ekzekutiva Komitato) publikigitaj ankoraŭ kelkaj dekretoj, nome pri livero de unufoja monhelpo por la infanvartado (en nia gubernio ĝi egalas 27 rublojn), pri livero dum 9 monatoj por infannutrado po 6 rubloj monate kaj pri malpliigo de labortago por la mamnutranta patrino, havanta infanojn ĝis 9-monataĝajn.
Sekvis ankaŭ tuta vicaro da ordonoj pri organizo de infanvartejoj, konsultejoj kun laktkuirejoj kaj aliaj institucioj.
Ĉion ĉi sendube baldaŭ eksentis la patrino-proletino kaj ekpartoprenis aktive sovetan konstruadon, precipe enpenetrigon de ideoj pri patrinec- kaj infanec-prizorgo.
Nun en nia gubernio ekzistas infanvartejoj ĉefabrikaj 33 por 2115 infanoj kaj 6 vartejoj estas ankoraŭ organizataj. Ĝis jaro 1917 eĉ ne unu konsultejo ekzistis, nuntempe ni havas 13 kaj ĉe ili troviĝas 10 laktokuirejoj, provizantaj per nutrado 500 infanojn ĉiutage.
En proksima estonto malfermiĝos ankoraŭ 13 konsultejoj kun laktokuirejoj. La mono por ilia organizo kaj subteno jam estas havata.
Konsultejoj porvirinaj ekzistas 7, kaj 6 estas organizataj. En la jaro 1925 estis 69 porinfanaj somervartejoj en la vilaĝoj, kaj en la jaro 1926 estas organizotaj 120.
Ĉion ĉi laboristinoj kaj vilaĝaninoj por si kaj por siaj infanoj ricevas senpage.
Por klarvidebligo mi citos ciferojn pri evoluo de institucioj por «Patrinec- kaj infanec-prizorgo» en nia gubernio kaj en Sovet-Unio.
[REKLAMO p.5] VENU MULTNOMBRE AL LA VI. SAT-KONGRESO EN LENINGRAD 5. ĜIS 10. AŬGUSTO 1926.
| En Ivan.-Vozn. Gub. 1923 | 1925 | En Sovet-Unio 1923 | 1925 | |
|---|---|---|---|---|
| Infanhejmoj | 9 | 6 | 491 | 433 |
| Infanvartejoj | 27 | 33 | 447 | 778 |
| Konsultejoj porinfanaj | 2 | 13 | 137 | 521 |
| Konsultejoj porvirinaj | — | 7 | 28 | 276 |
| Infankonsultejoj vilaĝaj | — | 3 | — | 378 |
| Someraj vartejoj | 5 | 69 | 209 | 2500 |
Kiam ni ekrigardos la cititajn ciferojn, estos por ni per unu fojo videble, ke en Sovet-Rusio «patrinec- kaj infanec-prizorgo» efektive estas afero ŝtata. Tio konfirmiĝas per la ciferoj, kaj tiun ĉi, jam kreitan kaj propran al ili aferon, niaj laboristinoj kaj vilaĝaninoj senlukte neniam kaj al neniu fordonos.
Trad. V. Lebedev 4696.
INTER NI
Gustave Flaubert (Elp. Güstav Flober) franclingva verkisto kaj perfekta stilisto, difinis la signifon de la vorto «burĝo» jene: «BURĜO ESTAS MALNOBLE PENSANTA HOMO…»
Pensi malnoble tio signifas pensi egoiste, celi ekskluzive personan profiton, deziri nur individuan feliĉon, eĉ se ĝi devas esti akirata per la malfeliĉo de aliuj.
Se pri tiu difino oni konsentas, estas eble konstati, ke en la proleta klaso troviĝas multe da tiaj burĝoj. Ekzistas ja laboristoj, kies sola aspiro estas fariĝi siavice ekspluatistoj. Ili tute ne deziras la aliigon de la nuna maljusta socisistemo, kies viktimoj ili estas, sed nur sian transklasiĝon.
Tiaj proletoj estas ĉiam pretaj perfidi la interesojn de sia klaso. Inter ili la burĝaro rekrutas lakeojn, policanojn, strikrompantojn…
Feliĉe en la burĝaro troviĝas ankaŭ homoj, kiuj perfidas sian klason. Marks, Kropotkin, Lenin kaj aliaj apartenis la burĝan klason laŭ ilia deveno kaj socipozicio. Sed ili ne defendis sian klason; male ili akre ĝin kontraŭbatalis. Mense ili transklasiĝis, proletiĝis kaj fariĝis la plej timindaj kontraŭuloj de l’ kapitalismo. Tial la burĝaro malamis kaj persekutis tiujn klasperfidulojn…
Ne laŭvole oni naskiĝas, ĉu en la burĝa klaso, ĉu en la proleta. Sed dependas de nia volo subteni aŭ kontraŭbatali la klason al kiu laŭdevene ni apartenas…
Ankaŭ estas la rezulto de hazardo, ke ni naskiĝis, ĉu en Ĉinio, ĉu en Portugalio, ĉu en alia lando. Sed per nia volo ni povas fariĝi mondlingvanoj; ni volc renversi la nacian ideologion kaj pense, mense sennaciuliĝi. Ni povas esti naciperfiduloj, samkiel ekzistas klasperfiduloj.
Tial la SAT-anoj ne utopias kaj fantazias. Ili male agas kiel realistoj, kiuj staras ĉe la pinto de la profunda, nehaltigebla sed malrapida fluo, kiu portas la homaron al mondunueco, al sennacieca socisistemo…
Iuelie
¹) Simplaj nekleraj virinoj, sin okupantaj per akuŝo. ²) Maĉaĵo el pano aŭ kaĉo, elkraĉita en la ĉifoneton kaj ĉirkaŭligita per fadeno. En la vilaĝoj oni ĝin donis al la infanoj, kiel suĉilon. Trad.
— página 6 —
6 — SENNACIULO
La senco de la naturdefendo
(Laŭ informoj de la Turista Asocio «La Naturamikoj» gazetarservo de la centra komitato Wien).
Al la malnovaj heredaĵoj de la homo apartenas ankaŭ la posedfanatismo. Tiu sento, kiu volas sin certigi pri la senpera ligado de objektoj al la propra persono. Tiu penso kondukas kompreneble al la kapitalista sociordo, kio ankaŭ influas la vivmanieron de la unuopulo. La kapitalista socio, kiel reganta klaso etendigas siajn konojn al ĉiuj teritorioj de la vivo kaj ni eĉ vidas tiajn etikajn fortojn, kiel artista kreoforto, scienca esplorado, korpa kulturo, naturamado kaj alpinismo en la cirklo de ĝia ruiniga laborkampo. Kaj malgraŭ, ke la proletklaso per sia ekzisto kaj per sia situacio, kiel batalantoj, la plej akran kontraŭstaron ĝi devus montri en tiu rilato, ĝi ne povas sin ĉiam liberigi de la malbonaj influoj de l’ kontraŭa rondo.
Tiel ankaŭ la koncepton de la homo al la naturo precipe regas sia pozicio en la kadro de la tuta socio kaj la pejzaĝo estas per okuloj de la «posedanto» observata, ne la sola ĝojo pri sia beleco, ĝia majesteco, ne la sento de la kunligo estas la ĉefa, sed la penso, kiel oni povus enkadrigi tiun pejzaĝon en nian posedon.
La kreitaĵoj de la naturo en la sendefendeco de sia planta kaj besta aro estas senreste subigata al la pliforta speco de la homoj. Ili devas toleri la senĉesan enmiksadon de la homoj en ilia vivekzisto. La batalo, kiun ili gvidas estas heroa, sed senespera, je fino ili estos venkitaj kaj nur la science aŭ la jam tro malfrue venanta plendado parolas pri ilia estinta beleco. Kaj ju pli forte regas tiu pensmaniero de la homoj, ke nur tio prezentas ĝojon kaj plezuron, kion oni posedas, do laŭ vorta senco, kion li povas por si mem akiri, despli granda la detrua influo de la homoj sur la pejzaĝo. Li vidas la belan printempfloron, kio prezentas al ĉiu admirindan artaĵon de la naturo. Ĝia beleco kaj la interilato de sia ĉarmo kun la ĉirkaŭaĵo ne estas superebla, sed la homo kliniĝas kaj deŝiras, li volas ĝin posedi. Liaj varmaj manoj rabas la vivfreŝecon de la planto, ĝi velkas kaj kadukiĝas, sed la homo nur nun sentas la plenan kontenton, ĉar li ĝin en sia mano tenas, posedas. Tiuj estas instinktoj, kiuj lin regas, kiujn li dum la evoluado de la kapitalista socio ensuĉis sed kiel ĉie, kie tiuj instinktoj agas tio kondukas al la detruo kaj neniigo de jam estantaj kulturproduktoj. La pejzaĝo dezertiĝas, ĝiaj multvaloraj kreitaĵoj, kiel la plej sentemaj, cedas unue antaŭ la avida homo. Tio estas la profunda senco de la naturdefendmovado, ke ĝi devas ekkomenci la batalon kontraŭ tiu spirita percepto, kiu nun provizore ankoraŭ regas nian sociordon. Vera naturprotekto efektiviĝos nur tiam, se la reganta percepto de la socio la homojn al la kunligo kun la naturo kaj pejzaĝo kondukos, do se regos la antikapitalista socio. Pro tio precipe al ĉiuj proletrondoj estu honora tasko la ideon de naturprotektado ĝuste efektivigi kaj nun, kiam la printempo montras siajn eterne junajn mirindaĵojn al ni, ĉiujn fortojn tien koncentrigi, ke la bela flor- kaj bestaro de niaj alpoj kaj antaŭmontaro ricevu efikan indulgon.
La naturamiko ĝojas, vidante la delikatajn kreitaĵojn en la granda bela majesta naturo, li sin sentas proksime al floroj, bestoj, ĉar li mem estas ankaŭ nur parto de la naturo.
Trad. Alfred Klein.
DIVERSAĴOJ
Ĉu vi legas gazetojn de viaj kontraŭuloj?
Multaj k-doj opinios: stranga temo por samklasano! En «Senn.» oni ne malŝparu la spacon!…
Jes, certe tiaj kontraŭdiroj estas pravaj. Do, jam tre ofte mi aŭdis la vortojn: «Ne legu burĝajn gazetojn, ĉar ili mensogas, ĉar en ili estas veneno por proleto» — estas fakto. — Mi ankaŭ diras: unue legu lab. gazetaron; kompreneble. En nia mizera situacio ĉiu laboristo ne devas aboni burĝan firevuon. Do, tute ne atenti sciigojn de la malamiko — tion mi ne komprenas. Mi konsilas al ĉiu klaskonscia k-do jenon: Se eble, legu gazetojn de niaj kontraŭuloj! Do, ne forgesu la celon de ĉi-tiu studado! Lernu per tia legado; formu armilojn por laborisfaro! Prezentu al viaj gek-doj la mensogemajn informojn! Montru la tendencon de tiaj sciigoj. Demonstraciu per tiaj artikoloj kontraŭ la kapitalista sistemo. Estas certe, ne ĉiu k-do estas kapabla, klarigi kaj klerigi tiamaniere. Tamen, inter la SAT-anoj ekzistos sufiĉe da k-doj, kiuj scipovas tiun taskon. Mi ofte paroladis kun k-doj, kiuj ne konsentas mian opinion. Ili diris, la gazeto de «mia partio» kaj de «mia sindikato» sufiĉas.
(1851)
«La Muro»
Amasego da gek-doj, partiaj, senpartiaj intermiksitaj; vivplenaj bildoj, standardoj, flagoj, aroj da infanoj, aroj da marŝadestroj. Sonego de revoluciaj kantoj kaj de l’ voĉoj de ti-kiuj profitas la okazon por vendi jurnalojn, insignojn, ktp. Bruas la lad-skatoletoj, kies enhavo monera estas skuita de la kolektantoj por memorigi la ĉeestantojn, ke strikantoj bezonas helpon.
Estas la tago, en kiu la Paris’a laboristaro honoras la heroojn de la Komunumo per vizito al la tombejo Père Lachaise (elp. Per Laŝez), kie staras la muro kontraŭ kiu estis mortpafataj multaj el la kuraĝaj batalantoj, kies nomoj estas nun skribitaj en la historion de la klasluktado. La Kompartio organizis ĉi-tiun Marŝadon, sed mi vidas multe da anarkistoj kaj senpartianoj: bedaŭre, la socialistoj elektis alian tagon por sia demonstracio, ĉar, kompreneble, estus pli impona la unuigitaj fortoj ol la unuopa elmontriĝo de ĉiu. Sed, malgraŭ tio, la nombro da partoprenantoj estas ĉirkaŭ 65000, krom tutvoja aro da alrigardantoj en strato kaj de fenestro, ĉiuj evidente simpatiantoj.
Mi elserĉas la standardon de la Espistoj kaj trovas k-dojn jam okupitajn per vendado de esp-aj lernolibroj, kaj disdonado de flugfolioj. Mi kunhelpas en tiu laboro kaj vespere ni ĉiuj estas kontentaj, ke ĉirkaŭ 500 ekz-oj estas disvenditaj…
Post eble ¾ horo, ni ordiĝas laŭvice kaj elpaŝas. Proksimume ½ horo necesas por atingi la Tombejon. Unue eniras, oni min sciigas, la postvivantaj herooj de la ne-forgeseblaj tagoj de l’ Komunumo; sekvas junularo, infanoj kun ruĝaj koltukoj kaj «beret’oj»¹); tiam Ruĝa Helpo, k-doj de l’ partia jurnalo; sekcioj de ARAC (revolucia asocio de militintoj), «Ruĝ-Bicikistoj» kaj «Revoluciaj Studentoj», partianoj, sindikatanoj are enviciĝintaj… Mi rimarkas junajn soldatojn…
Fine ni laŭvice envenas la tombejon. Ŝtona monteta vojo; kunpremitaj tomboj ĉiuflanke, ĉefe grandaj kvazaŭ kapelformaj, starigitaj por tuta familio. Oni vidas intertempe policistojn, kiuj sin kaŝas malantaŭ la pli malproksimaj tomboj. Ni paŝadas ĉiam supren grimpante, malrapidege. Aro da hungaroj apud ni bele kantas; ĉiujn kantojn aŭditajn ĉi-tage mi konas el la SAT-Kantaro: «La Internacio», pola «Ruĝa Standardo», franca «Revolucio», «Ruĝgardista Marŝo», «Karmanjolo» k. a. Post kelka tempo, silento, silentado… Marŝad-estroj ordigas la paŝantojn… ĉiuj okuloj rigardas maldekstren.
Fine ni atingas la Muron! Tie sidas kelkiuj el la veteranoj de la Komunumo… Camelinat (Kamelina), Antoine Gay (Antuan Ge), Elie Moy (Eli Mua) k. a. Ĉu vere mi proprokule vidas tiujn, kies nomoj havis por mi preskaŭ fantazian revan signifon? Maljunaj ili ja estas, sulkiĝintaj, blankharaj: sed ili sin tenas rekte kaj fiere, la okuloj rigardas tiom kuraĝe kaj ribeleme kiom antaŭe: ili ankoraŭ zorgas la revolucian fajron per kiu ili antaŭe eklumigis Pariz’on… Francion… la tutan mondon… Ĉu Camelinat antaŭ nelonge ne sidis flanke de Barbusse en kunveno starigita de ARAC por fondi Ruĝan Fronton kontraŭ Faŝismo? Ĉeestas ankaŭ kelkiuj, kiuj estis nur knaboj en tempo de l’ Komunumo, sed tamen ili helpis ĉe la flanko de l’ plenaĝulo! Estroj de l’ Partio estas apude kaj ankaŭ la muzik-verkisto de «La Internacio», Degeyter.
Kvankam ni estas en tombejo, kvankam ni honoras ĉefe mortintojn, tamen estas ĝojo kaj espero, en kiu partoprenas eĉ tiuj de l’ pasinta ribelado. Ili scias, kiel ĉiuj, ke fina venko entenas ĉiujn antaŭajn provojn, ĉu tiuj siatempe sukcesis, ĉu ne; ili komprenas, ke la aferoj de tiu glora terura tempo ne perdiĝis, sed estas parto de l’ granda sumo, kiu fine portos en la mondon justecon, raciecon kaj feliĉon…
E. K. Limouzin.
¹) Rondaj feltaj senrandaj ĉapeloj.
— página 7 —
SENNACIULO — 7
Vojaĝimpresoj
Lerninte Esp-on mi jam delonge sopiregis vojaĝi en fremdlingvan regionon, por sperti, ĉu Esp-o estas vere tiu lingvo, per kiu oni facile povas interkomprenigi sin en ĉiuj landoj.
Antaŭ nelonge mi intencis vojaĝi Hungarion, sed hazarde mi legis en «Senn.» pri Esp-o-Kongreso, okazonta en Parizo, do, mi decidis partopreni ĝin. La 21. Majo ni (frato kaj mi) forlasis Dachau. En Kehl (limurbeto) ni renkontis la unuan malhelpajon, la limkontrolon. Ni, kiel SAT-anoj sentis tion superflua, do, tio estis la ekstera signo de la kapitalista sociordo, disigi la popolojn.
Ni nun veturis tra la regiono, kie dum la diablaj jaroj 1914—1918 furiozis la milito. En la vilaĝoj oni preskaŭ ne multe rimarkas, nur la tombejoj de la militintoj kaj kelkaj malgravaj ruinaĵoj rememorigas nin pri tiu gravega periodo.
La 11. Majo posttagmeze ni atingis nian celon. Irante sur la kajo ni estis sufiĉe surprizitaj, kiam atendis nin tri SAT-anoj.
Estas fakto, ke en Francio Esperanto jam forte penetris en la rondojn de la instruistaro, sed tiu ankaŭ en la laborista movado vigle laboras (aliel en Germanio). Pri la Kongreso mem mi ne volas raporti, ĉar raporto jam aperis en «Senn.». Interesa estis la parolado de nia angla k-do, kiu paroladis pri la ĝenerala striko en Anglio kaj kiu mem estis eksigata, ĉar li ne volis fariĝi civila policisto.
Niaj parizaj k-doj estis ĉiel tre ĝentilaj kaj gastemaj, ĉien ili bonvole akompanis nin kaj montris al ni la vidindaĵojn de Parizo. Enkore ni sentis, ke ni ne troviĝas nek inter francoj nek inter alinacianoj, sole inter granda familio de Esp-istoj. Tro, tro frue alvenis la tempo por adiaŭi. Interalie ni ankaŭ vizitis nian k-don A. Armando, kiu nuntempe troviĝas en malsanulejo. Li tre ĝojis pri nia vizito kaj komisiis nin, transdoni salutojn al «Tutmonda SAT-anaro».
La 27. Majo matene ni devis forlasi Parizon. Reveturante, ni vizitis la urbojn Nancy, Strasbourg kaj Mannheim. En Nancy niaj junaj Esp-istoj tre vigle laboras kaj ni esperu, ke ni baldaŭ havu pli da SAT-anoj tie. Al ĉiuj, kiuj nin tiom oferemc helpis, ni esprimas nian plej koran dankon.
Por mia frato kaj mi la vojaĝo ne nur fariĝis amuzado, sed ĝi instruis nin pri la granda valoro de Esp-o kaj pri la grandioza unuec-organizaĵo «SAT». Lastcitita montriĝis al ni demonstracie en la fideleco de ĉiu ajn de ni renkontita SAT-ano.
Vivu SAT kaj ĝiaj Organoj, la interkomprenigiloj de «Tutmonda Laboristaro».
SAT-ano 6140, 4159
[REKLAMO p.7] KIAL NE ESTAS PLI DA ABONANTOJ? ĈAR LA VARBADO NE ESTAS SUFIĈE ORGANIZITA EN LA GRUPOJ!
Kompletigo
«Kian salajron ricevas leningradaj oficistoj», de k-do H. Frank, «Senn.» n-o 35.
Bedaŭrinde, k-do 2144 tute forgesis ion diri pri salajro de fervojistoj. Ankaŭ li nenion diris pri salajro de niaj sovetaj «specialistoj».
Ĉiuj kvalifikuloj «specialistoj» senescepte ricevas sufiĉe bonan salajron — proksimume 400—200 rublojn.
Parolante pri moskvaj fervojistoj samtempe mi parolas pri fervojistaro de Tutsovetio, ĉar ili ĉie ricevadas saman salajron.
Salajro de fervojistoj-oficistoj (kontoristoj) konsistas el 50—40 rubloj. Kaj simplaj, nekvalifikaj (ĉi tie oni nomas ilin «nigrelaboristoj») kiel ekzemple: ordigistoj, relŝanĝilistoj, gardistoj ktp. ricevas po 40—30 rubloj. Do, estas videble, ke plej malmulte ricevas laborantoj-fervojistoj sed tute ne «oficistoj en administraj oficejoj», kiel skribis k-do 2144.
A. Liljer (SAT-ano 4200)
Atentu! Grave!
La 3. ĝis 4. Julio okazos en Solingen Ruĝa Tago. Estas tre dezirinde, ke la Esp-istaro de Rejnlando kaj Vestfalio amase partoprenu, kaj ni esperas, ke la gek-doj subtenos nin, ĉiu, kiu intencas veni al Solingen, skribu tuj al nia peranto, por ke ni povu prizorgi ĉion sufiĉe frue.
Eksterlandaj SAT-anoj sendu salutskribojn al «Bergische Arbeiterstimme», Solingen (Rhl.), Hochstrasse 23, Germanio.
Bulgaraj okazintaĵoj postmilitaj (Daŭrigo)
Oni parolis, ke Stambolinski estis aliancano kun la kom-istoj, sed tio ne estas vero. Li estis severa malamiko de kom-istoj en Bulgario. Li persekutis la komunistojn kaj eĉ minacis al ili «internigon en komunoj, kie ili estos devigataj labori».
En Bulgario tiam estis la komunista movado tre forta. Urba proletiaro, kaj multnombra malriĉa vilaĝanaro estis je flanko de tiu movado. Sed tiu movado estis kontraŭ Aleksandro Stambolinski kaj lia reĝimo. Kontraŭ li estis ankaŭ sinjoraro kun siaj bankoj. Li ne povis trovi apogon nek en militistaro, nek ĉe «Makedonstvijuŝĉi» (aparta nacia organizaĵo). Tial Stambolinski trovis sin ĉirkaŭita per malamikoj el ĉiuj flankoj. Estas do nenia miraklo, ke revolucio de la 9. Junio 1923 sukcesis. La regadon de la lando enmanigis al si oficir-kamarilja kliko, kiun kunhelpadis bulgara burĝaro, kaj ankaŭ socialdemokratoj bulgaraj. Unuatempe nova registaro de Cankov sukcesis arigi ĉirkaŭ si la sinjoraron. Ĝi arigis ĉirkaŭ si malgrandajn metiistojn kaj komercistojn, kiuj iras post ĉiun, kiu promesas al ili plifaciligon de ilia terura situacio.
Cankov tuj dispelis la «sobranje» (parlamento) en kiu terlaboristoj havis plimulton. Ĉar la teroro de nova registaro kontraŭ politikaj kontraŭuloj pli kaj pli kreskadis, devis eliri el registaro socialdemokratoj kaj demokratoj kun gvidanto Malinov, kaj ankoraŭ iuj aliaj grupoj. Tiam Cankov troviĝis en tre malfavora situacio. Estis necese doni al lia registaro, kiun li perforte akiris, leĝan sigelon. Li ŝanĝis ĝistiaman elektoleĝon kaj faris novan baloton, kie li akiris grandan plimulton. Tiuj balotoj okazis sub senekzempla terura teroro.
Sed eĉ «tiu plimulto» nenion helpis al Cankov. Malkontenteco de popolo kreskis pli kaj pli. Nura ilo por suprenteni reĝimon estis elvoki iun popoltumulton aŭ ribelon. Kaj Cankov kun siaj agentoj komencis agi. Komence de Septembro 1923 registaro de Cankov anoncis, ke ĝi havas iujn «aŭtentikajn» dokumentojn pri preparo de revolucio en Bulgario. Sed ĝi (registaro) nek tiam, nek iam poste publikigis tiujn «dokumentojn». Tiujn dokumentojn ĝenerale neniu vidis, ĉar ili efektive ne ekzistis.
Sed la registaro tumultigis Eŭropon per preparoj de revolucio, por ke ĝi pli facile jam finkalkulu kun siaj politikaj kontraŭuloj. Ĝi ankaŭ tiel faris. Nokte 17. Septembro 1923 ĝi enkarcerigis multajn gvidantojn de komunista kaj terlaborista partio, kaj efektivigis ĝeneralan atakon sur la produktive-laboranta popolo. Vilaĝanoj en vilaĝoj komencis sin defendi kontraŭ la registaro, kaj Cankov deziris nur tion. Tumulto ekflamis en la tuta lando, malkontenteco aperis ĉie. Sub la preteksto de savado de la lando de «bolŝevika revolucio», la registaro prenis teruregan punigan ekspedicion kontraŭ tuta opozicio. Pli ol 20000 laboristoj kaj vilaĝanoj estis tiam mortigitaj sen iu ajn leĝo. Multaj vilaĝoj estis bruligitaj kaj ĝis funde detruitaj. Malliberejoj estis plenigitaj per opoziciuloj, kiuj estis submetitaj al inkviziciaj turmentoj.
Granda nombro da laboristoj kaj vilaĝanoj forkuris el la lando pro grandega teroro, kaj aliaj kaŝadis sin en la arbaroj kaj la montaroj.
Sed reĝimo de Aleksandro Cankov ne per tiu provoko atingis sian celon, nome: neniigi la opozicion.
Ĉe balotoj por la parlamento, kiuj okazis tuj post la septembra ribelo, terlaboristoj kaj kom-istoj ricevis tricent mil voĉojn, kvankam regis neaŭdebla teroro, kiun registaro faris; kvankam en multaj lokoj oni ne lasis opoziciajn balotantojn baloti; kvankam multnombraj komunistoj kaj vilaĝanoj forkuris trans la limon kiel elmigrantoj; kvankam multaj troviĝis en malliberejoj, aŭ en montaro kaj arbaro; kvankam la popolo suferis la malvenkon ĉe la lasta ribelo — kontraŭ ĉiuj tiuj kaj multaj aliaj malagrablaĵoj, la listoj de vilaĝanoj kaj komunistoj gajnis 35 % el ĉiuj voĉoj. Do, Cankov ne povis neniigi la forton de la opozicio. Tiam la registaro prenis «pacemajn rimedojn». Ĝi kreis la leĝon por amnestii ĉiujn elmigrintojn, laŭ kiu leĝo estis al ili permesite reveni en la patrujon. Sed tiu «amnestio» estis nur kaptilo. Ĉiuj elmigrintoj, kiuj revenis kiel amnestiitaj en la landon, estis enkarcerigitaj kaj mortigitaj.
(Daŭrigota)
— página 8 —
8 — SENNACIULO
Pli multe da agemo!
Ricevinte la ĵus aperintan jarlibron, mi prenis la pasintjaran kaj komparis; kvankam ni dum pasinta jaro tutbone progresis, la sukceso povus esti multe pli granda. Komparante la statistikon pri membraro, mi estas ektentata kredi, ke nia kara SAT-organizajo sole en Rusio trovas fruktodonan teron por disfloradi. Kial ne ankaŭ en la aliaj landoj la samriĉa rikolto? Estas tio vera honto por ni, rigardante kaj komparante la laboron de la gek-doj rusaj je la nia. Ne sufiĉas resti por daŭre la sama nombro da membroj, sed pligrandiĝo estu nia celo, por fariĝi grava organizajo. Se nia membrokotizo estu eble tiel altfiksita, oni povus konjekti, ke multaj k-doj senlaboraj ne povas pagi la koncernan monsumon; sed kontraŭe, la kotizo laŭ mia opinio estas atingebla por preskaŭ ĉiu, ja eĉ por senlaboruloj. Ankaŭ mi estas senlabora, kaj ensendis la kotizon. Bedaŭrinda fakto estas, ke ekzistas membroj povantaj dekfoje plifacile ensendi la jarkotizon ol senlaboruloj tion povas, kaj tamen pro oportunemo (aŭ ĉu mi diru indiferenteco?) ne plu estas troveblaj en nia jarlibro. Jen ekzemplo: En nia urbo estas k-do (3123) jam depost du jaroj sen laboro, hejme havas maljunan patrinon, kaj nuntempe eĉ nur ricevas trikvaronojn de la ŝtata subteno, pro tro longdaŭra senlaboreco, sed tamen lia nomo ree estas en la adresaro, ĉar li pli volonte malsatas ol perdi sian SAT-matrikulon. Tian mi nomas sennaciulo tutkora. Je la alia flanko gefiloj de negocisto kiel ankaŭ alia k-do oficisto, ŝajne ne posedas tiom da mono por renovigi la membrecon. Bonegaj SAT-anoj ĉu ne? Ili hontu!! Se ĉiu farus same, la burĝesperantistaro baldaŭ povus nin ridante akompani al tombejo por enterigo! Ĝojige ekzistas ankoraŭ k-doj konsciaj kaj agemaj scipovantaj malhelpi tiun tombiradon.
K-doj, je la fino de nia adresaro vi trovas aliĝilon por nia asocio; montru ke vi estas agemaj kunlaborantoj, kaj helpu konstrui nian domon, varbante novajn kamaradojn. Certe tion ĉiu kapablas kaj post jaro nia anaro estos duobliĝinta. Tial k-doj SAT-anoj ne laciĝu, sed konstante varbu novajn kaj ankaŭ indajn reprezentantojn por nia kara Asocio. Antaŭen!
(4705)
Por atento de la kongresanoj
La klopodoj ĉe Popolkomisario por eksteraj aferoj havis sukcesan rezulton. Laŭ ĵus ricevita de ni informo, enveturvizoj por kongresanoj estos donataj senpage.
Por ricevi la vizojn kamaradoj sin turnu al sovetiaj ambasadorejoj en sia lando ĉirkaŭ 20. Julio, ĝis tiu dato la ambasadorejoj estos jam ricevintaj la koncernajn direktivojn de la Popolkomisario.
K-doj el landoj, kie sovetiaj ambasadorejoj ne ekzistas, povos ricevi la vizojn ĉe berlina, viena aŭ pariza ambasadorejoj, sed necesas, ke tiuj k-doj en la aliĝilo mem, aŭ se tiu estas jam forsendita, — do per aparta poŝtkarto urĝe informu, en kiu ambasadorejo ili intencas ricevi la vizon.
Refoje ni memorigas, ke necesas plej urĝe sendi siajn aliĝilojn, por ke ne okazu iu prokrasto rilate la enveturvizojn.
La klopodoj pri vojaĝ-rabatoj ankaŭ sukcesas. Kvankam la formalaĵoj ne plene estas finitaj, ni jam ricevis garantiojn, ke por vaporŝipoj de DERUTRA kaj por sovetiaj fervojoj kongresanoj havos rabaton, veraĵne 30 %.
Kongreskaravano al Leningrad. Ĝis nun partoprenos komunan ŝipveturon de Stettin al Leningrad 38 gek-doj. La ŝipo forveturos de Stettin sabaton, 31. Julio, posttagmeze 2a horo. Reveturo ĉiujaŭde. Veturprezoj laŭ unua komuniko: 80 markoj por 3a klaso kaj 40 markoj por veturo sur ferdeko sen manĝaĵo kaj sen garantio por dormejo.
Definitivaj rezultoj estos flugpoŝte sendataj al «Sennaciulo» por publikigo.
Ni ankoraŭfoje ripetas la neceson kiel eble plej urĝe sendi aliĝojn kune kun la komplementaj informoj (naskiĝjaro, naskolando, antaŭa estado en Sovetio). Demidjuk.
Tra Polio Leningradon!
SAT-anaro en Minsk organizos ĉe limo renkonton por k-doj, kiuj veturos Leningradon. Poste kune kun blankrusa SAT-anaro ni veturos Leningradon. Ni invitas ankaŭ SAT-k-dojn post kongreso viziti Minskon. Por tia celo estos organizita speciala postkongresa karavano al Blankrusio. Krome ni volonte ricevas korespondaĵojn pri ĉiuj temoj el ĉiuj landoj por niaj gazetoj en Minsk kaj Blankrusio.
Skribu tuj laŭ adreso: MINSK (BSR) Poŝtkesto 33, Dim. Snejko.
Sennacieca Asocio Tutmonda
Asocia Sidejo: 23 Rue Boyer, Paris-XX^e Adm. Sekretariejo: Lerchner, Colmstrasse 1, Leipzig O 27 — poŝtĉeka n-ro 6835
Celo: Utiligi praktike la internacian lingvon Esperanto, por la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda (vidi la Statuton).
OFICIALA INFORMILO
Jam delonge, nia Literatura Komisiono ne plu funkcias regule, pro manko de sekretario (k-do Barthelmess ĉesis tiun oficon en Oktobro 1925). Ekzekutiva Komitato, jam tro ŝarĝita, devis preni ĉipluan taskon. Sed tio estas nur provizore ebla. Tial ni rilatis kun kompetentaj k-doj en ODESSA kaj proponis al ili teni la gvidilon de tiu fako: ili akceptis. Nun do ni ree havas Literatur-Komisionon. Nedubeble, kun la helpo de la membroj de la unua Komisiono (k-doj Muribo, Fröding, Zilberfarb kaj B.) ili grandigos valore kaj nombre nian libro-kolekton. Memkomprenebla la VI. Kongreso aprobos aŭ ne la konsiston de tiu nova L. K. Sed almenaŭ dume la fako estos prizorgata.
La nova provizora L. K. konsistas el k-doj: S. Rublev (sekretario por sciencaj verkoj), Vs. Ivanov (por liter. kaj socipolitikaj verk.), V. Sutkovoj kaj E. Mihalskij (por lingva kontrolo), kaj 4 aliaj aktivuloj.
Adreso de la ĝenerala korespondanto: k-do S. Rublev, Kazarmenij per 7, Odessa.
K-do J. Oliveras (Barcelona) sciigas, ke li ne plu povas teni sian oficon de Vic-Konsilanto por la 1. Sektoro, ĉar li translokiĝas en Montevideo (Urugvajo). Li estu nia misiisto en tiu regiono ĝis nun ne tuŝita de SAT.
Ekzekutiva Komitato
Municio por SAT k. ĝiaj organoj
(de 1. Februaro ĝis 14. Junio 1926)
Aŭstrio: 5412, 1 ŝil.; 3187, 0,50 mk.; Belgio: 155, 0,97 mk.; 761, 6 fr. belg.; Bulgario: 4958, 100 lev.; Ĉekoslovakio: 3392, 5 kr. ĉ.; Estonio: 4227, 1,95 mk. g.; Tallinnaj SAT-anoj k. kun Lab. Esp-istoj, 5,— mk. g.; Francio: 179, 2 fr. fr.; Leroux-Paris, 10 fr. fr.; 740, 5 fr. fr.; Iuelie-Revo, 3,29 mk. g.; 1151, 7 fr. fr.; «Ne SAT-anino» 5 fr. fr.; 771, 20 fr. fr.; 2158, 2 fr. fr.; Germanio: 882, 1 mk.; 3862 kaj 3878 kune 2 mk.; 921, 1 mk.; 6167, 0,40 mk.; 3762, 1 mk.; 1612, 0,50 mk.; 1810, 1,50 mk.; Jugoslavio: 6303, 5 din.; Norvegio: 102, 4 kr. norv.
[REKLAMO p.8] Nekrologo — La 3. Junio 1926 je la 16-a h. la morto forrabis nian laboreman k-don Nikolaj Antonoviĉ SEMENOV (30 jaraĝa) Honoron al lia memoro! SAT-anaro de IVANOVO-VOZNESENSK
[REKLAMO p.8] INSTRUISTOJ ABONU NOVAJ TEMPOJ — Internacia pedagogia revuo. Jarabono 2.50 mk. Oficiala organo de Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistaj (TAGE). Specimenon petu de M. GOLDBERG, Klemmstr. 14, p., LEIPZIG S 3
[REKLAMO p.8] Eldona Fako Kooperativa de SAT — BALDAŬ APEROS ETIKO ĉ. 240 PAĜA — VERKO DE KROPOTKIN
Presejo: UNS-PRODUKTIV-GENOSSENSCHAFT, LEIPZIG
N.º 92, 1 de julio de 1926
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
2-a Jaro, N-o 40 (92) — APERAS SEMAJNE — 1. Julio 1926
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
Sidejo de la Redakci-Komisiono: Colmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio) | Sidejo de Ekzekutiva Komitato de SAT, 23, rue Boyer, Paris XX | Administranto: R. LERCHNER, Colmstrasse 1, Leipzig O 27
MIKAELO BAKUNIN
1814—1876
Estas nun 50 jaroj, de kiam la granda revoluciulo M. Bakunin mortis en Bern (Svisio). La 1. Julio 1876 fermiĝis por ĉiam la okuloj de homo, de kiu diris Herzen: «Lia distingiĝanta personeco, lia ekscentra kaj forta aplombo ĉie — en la rondo de la moskva junularo, en la aŭskultejo de la berlina universitato, inter la komunistoj ĉirkaŭ Weitling kaj inter la ‘Montagnards’ Caŭssidières, liaj paroladoj en Prag, lia gvidanteco en Dresden, la procedoj, la kondamno al morto, la malbontraktadoj en Aŭstrio, la transdonado al Rusio, kie li malaperis malantaŭ la teruraj muroj de Alexeĭ-Raveliń — tio faras el le li individuecon je kiu nek la tiamtempa mondo nek la historio povas preterpasi indiferente.»
M. Bakunin naskiĝis la 8. Majo 1814 en la vilaĝo Premuchino, gubernio Tver (Rusio) kiel filo de nobela familio. Liaj gepatroj sendis lin en la artilerilernejon de Petrograd. Dum la jaro 1833 la 18 jara junulo fariĝis oficiro. La vivo kiel oficiro ĉe kartludado kaj drinkado ne plaĉis al Bakunin. En Wilna, kie li nun loĝis, li vidis la suferojn de la pola popolo, sub la rusa registaro, kaj tie li verŝajne lernis malami la despotismon kaj ami la suferantojn. Ne sen protesto de lia familio, li forlasis sian metion, kaj studis la germanajn filozofojn Kant kaj Fichte. 1836 Bakunin estis en Moskvo, de kie li skribis al sia fratino: «Mi ne havas alian celon ol esti homo, kaj ĉio kio malhelpas min je la marŝo al tiu celo mi disĵetos.» Nun Bakunin komencis la studadon de Hegel, kaj estis precipe la konata frazo «ĉiu reala estas racia, kaj ĉiu racia estas reala», kiu faris la plej grandan impreson en la ribela animo. Bakunin deziris viziti Germanion. Li transloĝiĝis al Berlin kaj pli poste (1842) al Dresden, kie li skribis filozofiajn kaj politikajn atikolojn. Tiuj artikoloj estis la kokokrioj, kiuj vekigis la novan tagon de 1848. En Dresden la policistaro rimarkis, ke Bakunin ne amas «trankvilon kaj ordon», kaj Bakunin vojaĝis kun Herwegh al Zürich (Svisio), tie li konatiĝis kun Weitling kaj fariĝis socialisto. Post la vintro 1843/44 kiam li estis en Bern li iris al Paris.
Paris estis bolanta kaldrono, la jaro 1848 pli kaj pli alproksimiĝis. Estis tie en la ĉirkaŭaĵo de Pierre Leroux, George Sand, Proudhon kaj Karl Marx, kie Bakunin ricevis la plej grandajn impresojn precipe de Marx kaj Proudhon. Sed la ideoj de Proudhon estis tro idealista kaj tro metafizika por Bakunin, pli bone plaĉis al li la materialistaj ideoj de Marx, sed Bakunin jam estis malamiko de ĉiu ŝtato. Estas konate, ke Marx kaj Bakunin neniam povis unuiĝi, ĉiu iris sur sia vojo batalante kontraŭ la alia. Dum Marx fariĝis gvidanto de la komunista movado, Bakunin fariĝis gvidanto de la anarkista movado.
La 29. Novembro 1847 Bakunin parolis dum datreveno de pola ribelo de 1830. Tio estis la unua publika debato de Bakunin. Liaj ideoj estis nun firmaj, li ankaŭ ekkonis, ke li devis sin turni ne nur al la inteligentularo, sed precipe al la grandaj amasoj. Pro tiu parolado Bakunin devis forlasi Francion, li iris al Brüssel, kie ankaŭ estis Marx.
La 24. Februaro 1848 malfermis la pordojn de Francio por la forpelitoj, tio estis la komenco de la februara revolucio. Denove en Paris, Bakunin saltis en la revolucion kaj propagandis siajn ideojn inter la «Montagnards», ĉe kiuj li dormis, kaj manĝis. Ĉiam Bakunin esperis, ke la revolucio ankaŭ subakvigos Rusion, kaj por esti pli proksime, li iris denove al Germanio. Li estis en Köln, Berlin kaj Breslau. En tiuj urboj li volis influi la slavajn demokratojn precipe rusojn kaj ĉeĥojn. Pro la malsukceso, de la pola movado en Posen kaj Krakau Bakunin malaperis dum kelka tempo, kaj denove aperis dum la slava kongreso en Prag je la fino de Majo. La kongreso, ne povis finiĝi pro la ribelo de 12. Junio, je kiu Bakunin aktive batalis kontraŭ la militistaro.
Bakunin iris denove al Breslau, ĉar la movado en Prag ne sukcesis, sed pro policistaj ĉikanoj li forlasis Breslau kaj iris al Berlin. Li jam estis konata revoluciulo kaj estis nun malpermesate al li resti en Prusio, li volis iri al Dresden, sed la registaro ankaŭ malpermesis al li resti en Saksio. En Anhalto li povis resti. Bakunin esperis, ke la revolucio en Germanio denove ekvivos, la senaga vivo en Anhalto pro tio ne plaĉis al li, kaj li reiris al Leipzig, kie li loĝis kaŝe. Post kiam li sub granda danĝero ankoraŭfoje vizitis Prag, li denove vojaĝis al Dresden, kie la revolucia movado estis pli vigla ol aliloke. La 3. Majo 1849 oni konstruis barikadojn, la reĝo devis forlasi la urbon, la revoluciuloj havis por kelkaj tagoj la potencon en siaj manoj. Tio estis la lasta provo por pliviglegi la revolucion, Bakunin estis la gvidanto kaj laŭ Marx (Revolucio kaj kontraŭrevolucio) li
— página 2 —
2 SENNACIULO
estis bona gvidanto. Lia konduto kaj kuraĝo dum la defendo de Dresden, faris el lia nomo veran timigilon por la etburĝuloj. La provinco silentis kaj la revoluciuloj estis malbone armitaj, pro tio ili devis forlasi la urbon. Ekster la urbo sur libera kampo la revoluciuloj atentis la ekribelon de norda Bohemio, sed Prag ne ekmoviĝis. Nun la gvidanto de la revolucia armeo Born eksigis la armeon, ne aŭskultante la konsilon de Bakunin, kiu volis marŝi al norda Bohemio, por ekbruligi novan ribelon. Bakunin, Heubner kaj Richard Wagner (komponisto) veturis tra Freiberg al Chemnitz, kie ili esperis trovi novan fundamenton por antaŭenpuŝi la movadon. Bakunin kaj Heubner falis en la manojn de la prusaj reakciuloj, nur Wagner povis sin kaŝi.
Nun komencis tre malbona tempo por Bakunin; li estis sendita de malliberejo al malliberejo, de Dresden al Neustadt, de tie al fortikaĵo Königstein. La 14. Januaro 1850 li estis kondamnita al morto, sed oni pardonis lin al dumviva karcero. La saksa registaro donis lin al la aŭstra registaro pro la ribelo en Prag. Enkatenigata li venis al Prag kaj pliposte al Olmütz. En Aŭstrio li ĉiam estis katenita je manoj kaj piedoj, ja en Olmütz li estis alligita je la muro. En tiu situacio li restis dum ½ jaro. Same kiel la saksa, ankaŭ la aŭstra registaro kondamnis lin al morto la 15. Majo 1851 kaj transformis la punon al dumviva mallibero. De Aŭstrio Bakunin estis liverita al Rusio, alveninte al la landlimo, oni tuj forprenis de liaj manoj la aŭstriajn katenojn kaj almetis al li «patriajn», kiuj estis ankoraŭ multe pli pezaj. Nun li sidis ĝis 1854 en la fortikaĵo de Peter-Paul, kaj tiam ĝis 1857 en Schlüsselburg, de tie li venis kiel ekzilito al Tomsk. En Tomsk li restis dum 2 jaroj kaj edziĝis tie kun Antonie Kwjatkowsky, kiu estis la filino de pola ekzilito. Li ricevis la permeson translokiĝi al Irkutsk. La 17. Junio 1861 li adiaŭis de sia edzino kaj forkuris preter Nikolajewsk, Jokohama, San Franzisko, Panama, New-York al Londono, kie li alvenis la 15. Decembro 1861.
Bakunin ne forkuris de Siberio por ripozi en London, sed li tuj ekkomencis sian laboron por la revolucio. Kiel antaŭe tiu laboro lin puŝis de loko al loko, unue de London al Stockholm. De 1863 ĝis 1867 li estis en Stockholm, London, en Italio, denove en Svedio kaj London. En Paris li vidis ankoraŭfoje Proudhon, iris al Florenz, Neapel kaj tiam en la urbon Genf (Svisio).
Estis en Florenz, kie Bakunin fondis la unuan revolucian sekretan grupon. Tiu grupo ne vivis longtempe, sekvis la «societo de la socialista demokratio» pli poste, tiu grupo alinomiĝis «societo de socialistaj revoluciuloj», el kiu estiĝis la «Alliance», kiu ludis gravan rolon en la historio de la 1. Internacialo. Bakunin ludis gravan rolon dum la kongresoj de la «paco kaj libereco- ligo» en Genf (1867) kaj Bern (1868), sed li konstatis, ke tiu ligo ne taŭgis por liaj celoj, pro tio li aliĝis al la «internacia laborista asocio» la 1. Junio 1868.
Se oni volus priskribi la faradon de Bakunin en la «internacia laborista asocio», oni devus skribi la historion de tiu asocio, en kiu estis ĉiuj nuancoj, de la «koperativaj-reformistaj» ĝis la anarkistoj. Dum la germana-franca milito 1870/71, Bakunin kredis, kiel multaj aliaj, ke nun eksplodos la revolucio, li ne plu povis resti en Svisio kaj li kuris al Lyon, kie li alvenis la 15. Septembro 1870. La 28. de sama monato la lyona popolo ekribelis, sed ĝi estis venkita de la nacia gvardio. Bakunin estis kaptita. La revoluciuloj liberigis lin, kaj post kiam li vivis kelkatempe apud Marseille atendante novan ribelon (kiu ne okazis) li preter Genua iris al Locarno (Svisio).
Intertempe la batalo inter la du frakcioj Bakunistoj (anarkistoj) kaj Marxistoj (komunistoj) tiel pliakriĝis, ke oni eligis Bakunin el la «internacia laborista asocio». Bakunin komencis migri de loko al loko en Svisio, kaj vivis en malgrandaj revoluciaj rondoj, li estis laca kaj maljuna, kaj suferis pro dolorema malsano. Pro tiu malsano li vojaĝis al Bern, kie estis lia amiko Vogt. En Bern tiu vere granda homo kaj revoluciulo finiĝis sian migradon. La 1. Julio 1876 M. Bakunin mortis. Li estis enterigata la 3. Julio. Je lia tombo parolis: Schwitzguebel, Schukowsky, James Guillaume, Elisée Reclus, Carlo Salvioni, Paul Brousse kaj Betsin. Se oni ofte mallaŭdas Bakunin pro la batalo kontraŭ Marx, la proletariaro tamen amas lin kiel batalanton por la proletara revolucio.
Zürich, 1446.
Nova parlamento kaj registaro de Litovio
Malgraŭ ĉiuj penoj, la elektojn al la III. parlamento malgajnis la ĝisnunaj regantoj — klerikala burĝaro. La vekiĝanta popolo montris sian volon. Rezultoj estas jenaj:
| En la antaŭa (II.) parlamento | En la nuna (III.) parlamento | |
|---|---|---|
| Klerikaloj: kristanoj, demokratoj, | 14 | 14 |
| unuiĝo de mastroj, | 14 | 11 |
| federacio de laboro, | 12 | 5 |
| Liberaloj: kamparanoj-popolanoj, | 16 | 22 |
| partio de mastroj. | — | 2 |
| Social demokratoj | 8 | 15 |
| Nacianistoj | — | 3 |
| Fremdaj nacioj (germ., poloj, hebr. kaj rusoj) | 14 | 13 (inkluz. Memel landon) |
| Entute | 78 | 85 |
Ciferoj parolas plej elokvente. Plej multe gajnis social-demokratoj, plej multe falis federacio de laborist(trompant)oj. Klaskonscio kreskas. Evidentiĝis tre diverskolora parlamento. Do por starigi progreseman registaron, soc.-dem. devis almenaŭ provizore eniri en koalician registaron kun liberaloj. Soc.-dem. prenis 2 ministeriojn 1. de internaj aferoj, 2. de klerigo. Grava laboro ekstaras antaŭ la nova registaro: likvidi la mezepokon kaj eniri almenaŭ okcident-eŭropan kulturvojon. Social-dem. iras en la parlamenton kaj registaron kun sekvantaj devizoj: 1. amnestio al ĉiuj politikaj enkarcerigitoj, 2. nuligo de politika polico, kiu enhavas ĉiujn forĵetaĵojn de la kultura socio, 3. nuligo de milita stato en la tuta lando 4. socia asekuro al laboristoj, 5. helpo al senlaborulo. Ni esperu, ke ili ne cedos sian pozicion kaj ne fariĝos servistoj de liberaloj.
Komunistoj, kiuj pro neleĝeco ne rajtis starigi kandidatgrupojn sub sia vera nomo, ricevis ĉirkaŭ 20000 voĉojn, sed ili dispartiĝis inter ĉiuj distriktoj kaj perdiĝis. Se la soc.-dem. estus konsentintaj blokiĝi kun ili, tiuj ĉi voĉoj povis enkonduki ankoraŭ 2 laborist-deputatojn en parlamenton. Jen al kio kondukas troa partikularismo.
Unuiĝemulo.
Helpu al hispanaj revoluciuloj!
(Al laboristoj de ĉiuj landoj)
Baldaŭ la militjuĝo de Barcelono juĝos la 6 hispanajn kamaradojn: Solis, Maurin, Kolome, Rebul, Fremo kaj Rienci, kiuj jam estas malliberigitaj de kelkaj monatoj.
Ili ĉiuj apartenas al la plej aktivaj revoluciuloj, kiuj partoprenis profmovadon (sindikatmovadon) kaj speciale disvastigis la principojn kaj taktikojn de Ruĝa Sindikata Internacio (Profinterno).
Ili ankaŭ organizis la adeptojn al Profinterno (RSI) interne de ambaŭ hispanaj sindikatunuiĝoj. Al tiuj revoluciuloj oni minacas per malliberigo de 15 ĝis 25 jaroj.
Kvankam la militjuĝistaro ne havis punpruvojn, ĝi tamen malliberigis la kamaradojn. Do, kontraŭ la malliberigo elpaŝu la solidareco de la internacia proletariaro.
La Ekzekutivoficejo de Ruĝa Sindikata Internacio turnas sin kun la alvoko al laboristoj de ĉiuj landoj: —
Laŭtigu viajn voĉojn kontraŭ la persekutado de aktivaj hispanaj kamaradoj! Ni savu niajn kamaradojn, kiujn oni volas starigi antaŭ la militjuĝejo!
Sendu protesttelegramojn al la registaro de Primo de Rivera, aŭdigu al ĝi viajn voĉojn!
Postulu de ĝi la senprokrastan liberigon de ĉiuj arestitaj hispanaj revoluciuloj!
Ekzekutivoficejo de Profintern Gulin (6123).
[REKLAMO p.2] La junian «S. R.» ni ekspedos kun n-ro 41 pro redakciaj malfacilaĵoj.
— página 3 —
SENNACIULO — 3
LA LOKAŬTO KONTRAŬ LA BRITAJ KARBMINISTOJ
BILDOJ PRI LA BRITA BARAKTO

Subtera galerio de brita karbominejo, kun lignaj traboj apogantaj la tegmenton.
Subtera galerio de brita karbominejo, kun lignaj traboj apogantaj la tegmenton.
Vojo en brita minejo. Subinspektoro marŝas. Multaj vojoj estas eĉ pli malgrandaj

Du karbministoj laborantaj kun borilo antaŭ roka fronto en la minejo.
Du karbministoj laborantaj kun borilo antaŭ roka fronto en la minejo.
Maŝindrilado por poste diskrevigi la ŝtonon per eksplodilo

Grupo de virinoj kun ĉapeloj kaj viroj sidantaj ĉirkaŭ tablo dum kunsido.
Grupo de virinoj kun ĉapeloj kaj viroj sidantaj ĉirkaŭ tablo dum kunsido.
K-dinoj Starr, Marion Phillips, Susan Lawrence M. P., Ellen Wilkinson M. P., k-do A. J. Cook (la fama sekret. de la karbministsindikato) kaj k-dino B. Ayrton Gould
Brita helpkomitato por la edzinoj kaj infanoj karbministaj

Granda amaso da infanoj antaŭ ŝtonmuro, kun virinoj disdonantaj manĝaĵon.
Granda amaso da infanoj antaŭ ŝtonmuro, kun virinoj disdonantaj manĝaĵon.
Karbministaj infanoj en speciala komunmanĝejo

Grupo de virinoj kun infanoj sur la brakoj antaŭ domo, kun hundo antaŭe.
Grupo de virinoj kun infanoj sur la brakoj antaŭ domo, kun hundo antaŭe.
Edzinoj kaj infanoj de kimraj karbministoj

Ministoj sidantaj subtere kaj manĝantaj, kun poto en la mano.
Ministoj sidantaj subtere kaj manĝantaj, kun poto en la mano.
Subtera manĝo inter polvo kaj danĝero de brita karbminejo
— página 4 —
4 SENNACIULO
El Britio
Ĝis hodiaŭ, 16. VI. 1926, la karbministaro brita oficiale ricevis ĉefe de aliaj laboristoj £ 500 000. Per disvendo de paperlampoj en London la 10. VI. oni enspezis £ 7500. Sed estas proksimume unu miliono da lokaŭtitoj kaj la registaro per Baldwin senkaŝe anoncis anstataŭigon de sephora labortago per la okhora kaj malaltigon de salajro je 10%. Plenkuraĝe kaj obstine la karbministoj rifuzas akcepti tian proponon.
*
Dum la ĝenerala striko, la registaro procesis kontraŭ 1700 gelaboristoj. 629 malliberiĝis. 100 estas ankoraŭ juĝotaj.
488.
Morto en la Minejo
Jen tragediplena statistiko donita de Herbert Smith al Enketkomisiono (1924) pri la brita karbindustrio:
Dum ĉiu labortago pli ol 5 homoj estas mortigitaj, pli ol 850 homoj estas difektigitaj. Ĉiun kvinhoron pereas unu vivo ministo. Ĉiun dekminuton difektiĝas kvin homoj. Sur ĉiun 215 000 tunojn da karbo elversiĝis la vivsango de unu laboristo.
Blindeco minacas multajn pro la trostreĉo de la okuloj en la mallumaj subteraj tuneloj. Kapitalismo rifuzas al la karbministoj salajron sufiĉan por aĉeti la vivrimedojn.
488.
Laborista situacio en Hungario
Dum la lastaj monatoj okazis gravaj aferoj en Hungario; ŝajnis, ke la laboristaro komencas denove aktiviĝi, ĉar la granda mizero, senlaboreco kaj la blanka reakcio devigas ilin. Ĉi-sube ni intencas doni klaran bildon al la tutmonda proletaro, pri la nuntempa ĝenerala, precipe laborista situacio en Horthy-Hungario.
En la parlamento, kie troviĝas 24 soc.-dem. parlamentanoj, ili povas atingi nenian sukceson. Tre granda estis la espero, ke la frank-afero forbalaus la Bethlen-registaro, sed tio tute ne okazis — kaj hodiaŭ post la frank-proceso ili jam trankvile konstatas, ke ili havas la saman forton kiel antaŭe. — Kvankam tute pruviĝis, ke ĉiuj registaranoj sciis pri la falsigado, eĉ ili organizis ĝin.
La laborista movado — laŭ unueco — malfortiĝas, ĉar la malnova soc.-dem. partio antaŭ jaro eksigis el si mem la t. n. «maldekstrulojn»-radikalulojn, kiuj poste apartan partion fondis sub la nomo «Socialista Laborista Partio». Tiu ĉi partio tre vigle laboras inter la laboristoj; malgraŭ tio, ke la registaro tre persekutas ilin, iliaj gvidantoj estas preskaŭ ĉiam en karceroj pro plej diversaj kulpoj. Do, momente en Hungario ekzistas du Marx-aj politikaj partioj. En la sindikata movado ankaŭ estas malunueco. Granda eksiĝo okazis antaŭ du jaroj el la ferlaborista fakunuiĝo, de kiu preskaŭ tuta fako, la tornistoj, eksiĝis (75% el ili); nuntempe ili apartenas al nenia internacia sindikata unuiĝo.
La plej bonaj laborist-gvidantoj eĉ ankoraŭ nun vivas en eksterlando kiel rifuĝantoj. Amnestio ĝis nun ne estis farita, krom por kelkaj demokratuloj.
Hungario havas ĉirkaŭ 7—8 milionojn da loĝantoj, kaj laŭ oficiala laborista konstato estas 116 000 senlaboruloj; sed tiu ĉi nombro ankaŭ ne estas tute certa, ĉar inter la terkulturistoj estas tre multaj senlaboruloj, do proksimume estas 150 ĝis 200 000 senlaboruloj, el tiu ĉi granda nombro 50 000 apartenas al la industrio, kaj ili plejparte estas ankaŭ organizitaj en la faksindikatoj. De la ŝtato ili ricevas nenian helpon, kaj nur tiuj povas ricevi iom da helpo, kiuj estas organizitaj en la soc. faksindikatoj. Kiel senlaborulan subtenon la faksindikatoj dum la pasinta jaro (1925) elspezis 16 105 553 366 kr. (unu usona dolaro = 71—72 000 hung. kronoj).
La laboristoj, kiuj havas laboron, ankaŭ sufiĉe mizere vivas, ĉar ili nur ricevas 45—60% de la pactempa salajro. Por kompari la mizerajn salajrojn de diversaj faklaboristoj, mi donas oficialan «ekzistominimumon», laŭ laborista konstato, por homece vivi en Hungario ĉe kvinmembra familio, po semajne, por ĉiaspeca bezonaĵo ĝi bezonas: 793 013 kr., do iom pli ol 10 dolarojn, kaj ĝenerale la salajro estas ĉirkaŭ 400 000 kr., do ne tute 6 dolaroj.
Terlaboristoj kaj terkulturistoj. Terlaboristo ĉe diglaboro gajnas po semajno 240—360 000 kr., terkulturisto sur la kampoj po semajno gajnas 150—240 000 kr., terkulturistino gajnas po semajno 120 ĝis 180 000 kr. Nature pri okhora labortago oni eĉ ne povas paroli. Ni devas noti, ke en Hungario ĝis nun preskaŭ nenia bienreformo ekzistis, la bienoj nun ankaŭ, kiel antaŭ milito, apartenas al la grandbienistaj grafoj, baronoj ktp. El la tuta kulturebla tero 73,3% apartenas al la grandbienistoj.
Tekslaboristoj. Tiu ĉi fako antaŭ milito estis ĉe ni en komenca stato, ĉar la aŭstriaj kaj bohemaj tekstilfabrikoj tiutempe apartenis al la monarkio, kaj ĝia aĉetanto estis ankaŭ Hungario; post la renverso la hungaraj kapitalistoj ankaŭ konstruigis grandajn tekstilfabrikojn, kie la gejunularo pleje estas ekspluatata.
En granda fabriko, kie laboras 1200 gelaboristoj, la meza salajro estas po semajno por plenaĝulo 200—250 000 kr., por gejunuloj 100—150 000 kr. Ĉi-sumoj ofte ankaŭ nur per kromaj horoj estas atingeblaj — ĉar la 48-horan laborsemajnon la fabrikistoj ne respektas —, po semajno ili devas labori 52—70 horojn.
Ministoj. Inter ili ankaŭ estas grandega mizero; ili gajnas po semajno 250 000 ĝis 350 000 kr., sed estas minejoj, kie po semajno ili laboras nur 2—4 tagojn. La senlaboreco inter ili ankaŭ estas granda, ĉirkaŭ 20—30 000 senlaboruloj. La labortago estas ok- ĝis dekhora, sed la kapitalistoj klopodas efektivigi la dekduhoran labortagon.
Antaŭ kelkaj monatoj pro la granda mizero el minejurbo Ŝalgotarjan (apud la ĉekoslovaka landlimo) ekmarŝis al Budapeŝto piede 7000 ministoj kun la infanoj kaj edzinoj, por persone diri al la firegistaro ilian ne plu eltenebla mizeron, sed post kelkkilometra marŝado la ĝendarmoj post iom da batalo devigis ilin reiri.
Lignaĵistoj po semajno gajnas 300 ĝis 500 000 kr. Konstruaj laboristoj gajnas po semajno 240 000—500 000 kr. La senlaboreco inter ili ankaŭ regas, ĉar la ŝtato kaj la urboj preskaŭ nenion konstruigas.
Transportlaboristoj, kiuj devas labori po tago 10—14 horojn, gajnas po semajno 400 ĝis 480 000 kr.
Tramistoj en Budapeŝto laboras po tago 9—13 horojn kaj gajnas po monato 1 600 000 ĝis 1 800 000 kr.
Ferlaboristoj gajnas po semajno 250 ĝis 550 000 kr.
El ĉi-supraj faktoj estas komprenebla la situacio de la hungara laboristaro, kaj ni tute ne devas miri, se po tago en Budapeŝto estas 5—20 sinmortigantoj, kiujn jam enuis la vivo. Dum la jaro 1924 estis 1323 sinmortigantoj, en 1925 la nombro jam pli multiĝis, ĉar 1819 homoj sin mortigis. Do, ĝenerale po tago 5. La plej diversaj malsanoj regas inter la laboristoj. 1925 ĝenerale ĉiutage 6 homoj mortis pro tuberkulozo.
Dume la fikapitalistoj ĉiam plendas, ke ili ja pagas je la tuta fabrikado, ĉar la grandan salajro-ŝarĝon ili ne povas elteni, kaj dum la jarfinoj, kiam la fabrikistoj faras la jarajn financ-bilancojn, la profito estas 30—50 kaj 60%, sed por ili neniam sufiĉas.
Majo.
Amikeco inter germanaj kaj francaj militistoj en la okupita Rejnlando
Sub ĉi-titolo mi skribis en «Senn.» n-ro 31 de 29. Aprilo k. j., kio ja estus ĝojiga afero (soldata fratiĝo), se ĝi estus vera. Sed bedaŭrinde tio ne estas. Ili nur estas amikoj, se ili povas subpremi laboristojn. Do, mi devas aldoni por tiuj, kiuj atentas nur surskribojn,
se ili povas agi kontraŭ proletoj.
En la antaŭa artikolo mi priskribis la fiagon de germanaj policistoj, kiuj denuncis la germanajn junulojn Scherer kaj Hölz, ĉar ili propagandis inter la francaj soldatoj kontraŭ milito. Pro nesufiĉa scio mi faris eraron, skribante, ke Scherer kaj Hölz estis en franca malliberejo. Ili ĉiam estis nur en germanaj malliberejoj. La francoj nur kondamnis ilin. Unue ambaŭ estis en Wiesbaden kaj post kiam la francoj forlasis Wiesbaden, ili venis al Mainz. Sed, denove en germanan malliberejon. Do, tiu korekto de la faktoj ankoraŭ pli graviĝas la tutan aferon, ĝi estas nur pli forta kulpigo kontraŭ la germana registaro.
Kiam mia artikolo aperis en la supre nomita n-ro, k-do Scherer vivis jam ne plu. Li jam estis kadavro, kiu kuŝis sub
— página 5 —
SENNACIULO — 5
tero, kiu estis ornamita kun rondgirlandoj, portantaj ruĝajn bantojn kun revoluciaj surskriboj de venĝo kaj batalemaj ĵuroj.
Tagon poste, kiam mi forsendis mian unuan manuskripton, oni liberigis k-don Scherer el la malliberejo resp. malsanulejo (urbo, Mainz), ĉar oni antaŭvidis, ke lia morto estis certa — la ŝtato ne volis pagi ĉerkon al laboristo — kaj lundon, la 19. Aprilo, li ankaŭ jam mortis; do, oni ne kalkulis malĝuste! Ĉe la aresto k-do Scherer estis 135 funtojn peza kaj post la liberigo de preskaŭ tutjara restado en malliberejo de la «plej libera» (laŭ kia senco?) respubliko de la mondo li pezis ankoraŭ nur 67 funtojn. Kiam k-do Scherer en Wiesbaden konsultis kelkfoje la malliberejan kuraciston, tiu ĉiam priridis la k-don kaj diris, ke li estas tute sana, li nur volas kaŝe liberigi sin de la laboro, aŭ eĉ atingi tutan liberecon. Nur kiam li venis al Mainz, oni estis preta helpi al li, sed tro malfrue. En Mainz la kuracisto kaj la gefleĝistaro estis favoraj al li kaj pro tio ankaŭ reprezentanto de IRH dankis al ili ĉe la tombo de k-do Scherer. La enterigo de la k-do okazis 22. Aprilo. La ĉerksekvantaro estis potenca demonstracio kontraŭ la burĝa mondo; partoprenis minimume 5 ĝis 6 mil personoj (el la urbo, kiu havas 26 mil loĝantojn; kaj estas banurbo, do granda parto de la loĝantoj ne apartenas al la laboristoj). Tiu estis ĝis nun certe la plej granda funebra procesio en nia urbo. Ĉeestis ankaŭ delegacioj de «ruĝaj frontbatalantoj» el Mainz, Wiesbaden, Weissenau kaj Frankfurt a. M. Estis kortuŝe vidi, kiam amaso da virinoj kun floroj en la manoj iris al la tombo, por doni al la k-do donacon — lastan signon de simpatio. La plej malgranda parto de la virinoj certe nur konis la k-don, sed ili sentis, ke li batalis kaj mortis por ili. Kaj tiun ekzemplon imitis la infanoj; infanoj en ĉifonoj ili estis, kiuj instinkte agis tiel, kaj se la malgranduloj ne havis florojn, ili prenis maneton da tero kaj ĵetis ĝin en la tombon freŝan, sur la ĉerko de tiu martiro. Dum tiu tute libervola (ne programa) ago de virinoj kaj infanoj tre pluvis, sed tamen neniu volis forlasi la tombejon sen esti apud la tombo. Antaŭe estis flamaj paroladoj de diversaj oratoroj kaj funebraj kantoj. La tuta entombigo estis signo de forto de laborista movado.
La komunistaj deputitoj Bartels kaj Piek jam kelkfoje protestis en la parlamento kaj postulis punon por la kulpaj policistoj Streblow (iama subleŭtenanto en la gvardio de la eksimperiestro), Lüttke kaj Blum. Plue Bartels ankaŭ dankis al la k-doj en Paris kaj London, ke ili postulas la liberigon de la 5 pluaj revoluciuloj (inter ili ankaŭ Hölz), kiuj ankoraŭ multe suferas en la malliberejoj pro kontraŭmilita propagando. IRH nun gvidas ankaŭ proceson kontraŭ la tri antaŭe nomitaj policistoj kaj la Wiesbaden-a kuracisto. Se oni en Germanio volas atendi, ĝis kiam oni punas la murdistojn de laboristoj, oni povas frenaziĝi. Ĝis hodiaŭ oni ja ankoraŭ ne punis la murdistojn de Liebknecht, Luxemburg, Gareis ktp.
Nu, la granda merito de Scherer estis, ke li malgraŭ la grandaj suferoj eĉ sur la mortlito ne diris, de kiu li ricevis la flugfoliojn. Li prenis la tutan kulpon sur sin, li mortis kiel vera soldato de la revolucio.
La kioma martiro estas Scherer, kiu mortis por la bono de sia klaso? Verŝajne neniu povas precize respondi tiun demandon, ĉar la nombro de tiuj, kiuj mortis por la proletaro, estas tro, tro granda. Kaj kiom ankoraŭ sekvos? Sed «malgraŭ ĉio», diris Karl Liebknecht, kies paŝoj sekvis Scherer kaj ankaŭ devis morti kiel li, la granda kaj konscia batalanto por paco.
Oŝo (1390).
Soveta registaro estas stabila kaj vivadas
Granda konsterno okazis en la angla konservativa partio, kiam la membroj legis la raporton de la delegitaro de tiu partio, kiu revenis el Sovetlando en Majo.
Gvidantoj de la konservativa partio insistis, ke la originala malneto estu reverkata, ĉar ĝi estas «tro favora». Pro tio la raporto estis intence prokrastita ĝis post la striko.
La delegitaro konsistis el kvar konservativaj parlamentanoj, nome: Sir (angla titolo) Frank Nelson, S-ro R. Boothby, Kapitano R. C. Bourne kaj Leŭtenanta Kolonelo T. R. C. Bourne.
Ili certe ne dirus laŭdan vorton kie ne absolute indas.
Vi memoras, ke dum la striko niaj sovetaj kamaradoj tutkore kolektis monon por niaj strikantoj, kaj niaj ĵurnaloj disvastigis famon, ke la mono estis prenita for de la sovetaj laboristoj per forto. Nun la raporto ja tre malhelpas la presatakon kontraŭ Sovetlando.
Niaj ĵurnaloj priskribante vizitojn de delegitaroj al Sovetlando ĉiam bojas, ke estas «speciale kondukataj vizitoj», «registara statistiko» ktp., por senvalorigi raportojn.
Jen kelkaj elĉerpaĵoj el la raporto de konservativa partio:
«La bazo de la registaro estas la soveto, aŭ konsilantaro, ĉiujare elektata de la laboristoj», «Moskvo estas modela urbego rilate al ordo», «la ekonomia sistemo bone funkcias» ktp.». En la komenco de sia raporto ili diras, ke: «la ekzistanta soveta registaro estas pure kaj simple aŭtokratio»; ankaŭ ke, «klas-distingoj, kiel ni konas ilin (en Anglio) estas forigitaj . . . la laboristoj estas traktataj kiel klaso privilegiita en la komunumo . . . la sistemo de klaso kaj kasto (socie parolante) estas grandparte disrompita.»
Estas interese legi ilian resumon pri la situacio de la laboristoj: «ĉiuj laboristoj (inkluzive soldatoj) ricevas ĉiutage proporcion da senpagaj sidlokoj en teatroj, koncertejoj kaj kinoj tra Sovetlando; ili plie estas liberaj de ŝtataj kaj urbaj impostoj; iliaj infanoj ricevas edukadon, aŭ tute senpage aŭ por malaltigita prezo; ili pagas malpli por sia loĝado kaj malpli por siaj manĝaĵoj, sed samtempe havas la unuan rajton al ambaŭ. Ili veturas malpli kare per tramveturilo, vagonaro, omnibuso aŭ kia ajn estu la loka maniero de veturado, kaj en la grandaj urboj ili aŭskultas al subĉielaj Radio-koncertoj laŭ skalo kaj sistemo multe pli progresintaj ol iu, kiun ni en okcidenta Eŭropo posedas».
La raporto asertas kaj pruvas per statistikoj, ke: «la registaro tute ne estas proksime al baldaŭa bankroto, kiu ideo lastatempe estis aŭdata en diversaj lokoj . . . La nuna financa programo estas sana kaj, fakte, preskaŭ malfleksebla . . . Estas nedisputebla fakto, ke ne eĉ unu komerca aranĝo farita de la soveto kun alia lando depost la komenco de nuna reĝimo ne estis akurate plenumata . . . Se oni ne konsiderus eblon de ekstera milito, la estonta iro de la eksportoj el Sovetlando laŭ la metodoj de la nuna registaro ne povos ne pligrandiĝi. Produktado ege pligrandiĝas . . . Sindikatismo estas unu el la plej fortaj povoj en ĉi tiu nova ŝtato«.
«La deziro por scio inter la junuloj de ĉiuj klasoj speciale impresis nin, kiel ankaŭ la penoj de la registaro plenumi la postulon. La plano certe efikos pliáltigi la edukan kaj kulturan normon de la popolo. Kun la edukaj penoj de la soveta registaro oni devas grupigi ĝiajn publikajn aktivecojn rilate al sano. Kaj ĉi tie ni sentas nin devigataj esprimi nian admiron por la sistemo, kiu jam aperigis tiajn resultojn . . . Pri arta kaj kultura disvolviĝo estas malfacile ne laŭde paroli . . . la orkestro de la moskva soveto estas, kredeble, senrivalo en Eŭropo . . . La armeo, konstanta kaj milicia, nombras ĉirkaŭ 560 000 de ĉiuj rangoj, kaj en ĝia administrado demokrateco estas la bazo. La kazernoj, al kiuj ni faris surprizan viziton, estas admirinde aranĝitaj . . . La elstaranta trojto[?] de la armeo estas edukado, speciale politika.«
Ili diras, ke: «Rusio kapablas prezenti grandan kampon por prudenta lokado de brita kapitalo», kaj ke, «la demando rilate al antaŭmilitaj ŝuldoj kaj la pruntedono estas neapartigeblaj partoj de sola problemo, kaj devus esti decidataj samtempe, se la soveta registaro povos esti en situacio plenumi siajn devojn».
«Ni konsilas, ke la registaro de lia Reĝa Moŝto observu la situacion tre atente, por ke neniu favora okazo estu maltrafata por sekurigi inter ni kaj Rusio ian diplomatan kaj komercan interkonsenton kontentigan al ambaŭ partioj».
Ili konkludas: «La revolucio de 1917 estis tro profunda por esti nur pasanta fazo, kaj ne estas kia ajn dubo, ke la nuna registaro en Rusio estas stabila kaj vivados . . . La nuna sistemo, fakte elvolvis ordon el aferstato, kiu antaŭ kelke da jaroj povis esti priskribata nur kiel ĥaosa buĉejo».
Do, niaj kapitalistoj kaj konservativuloj konstatas la forton de Sovetlando kaj saĝe ne volas perdi frandan pecon.
E. E. Yelland (164).
— página 6 —
KRONIKO
Britio
Kursoj sub N. C. L. C. (Nacia Konsilantaro de Laboristaj Kolegioj) funkcias ĉe Peterboro kaj Southend. La 12 kursoj subtenitaj finance de L. C. C. (la urbestraro de Londono) finiĝas antaŭ la 3. Julio anstataŭ kiel kutime antaŭ 17. Julio. Jen unu rezulto de la burĝa propagando per ŝtatŝparo! En Laborista Klubo ankoraŭ daŭras kunvenoj. En la korespondfako de N. C. L. C. 24 studentoj lernas Esp. kaj ĝi estas interalie temo por 75 senpagaj kursoj donacitaj al la karbminista federacio. La «Plebs» komencas tradukkonkurson en sia julia n-o.
Ĉekoslovakio
Plzen. Laborista Ligo esperantista en Ĉekoslovakio, centro Plzen, pritraktis en sia komitata kunveno de 10. Junio aranĝon de granda manifestacio de laboristaj Esperantistoj en Frantiskovy Lazne (Franzensbad) antaŭ monumento de Esperanto dum Aŭgusto. Dato ne estas fiksita aŭ 1. aŭ 8. Aŭgusto. Kiu interesas pri tiu ĉi manifestacio sciigu tion al supre nomita «Ligo». Socialdemokrata parlamentano Pik Ladek, urbestro de Plzen, donacis al «Ligo» 500 kr. por esperanta biblioteko. 5095.
Francio
Grenoble. La kurso, komencita en lastjara oktobro kun 20 lernantoj, fariĝis duagrada kaj estas sekvata de 7 k-doj. La tiea Esp. Lab. Grupo estas malforta, ĉar ne ekzistis antaŭe Lab. Esp. movado. Por instigi niajn k-dojn, ĉiulandaj SAT-anoj bonvolu sendi kelkajn liniojn al: Esp. Lab. Grupo, Bourse du Travail, 7, quai Criqui, Grenoble (Isère) Francio. 132
Lyon. La 22. Aprilo, unuagrada kurso estis malfermata kun 14 enskribitoj. Gvidas ĝin: k-do Nicollet. La 1. Majo, kun granda verda flago, Esp. Lab. Grupo partoprenis la manifestadon. 50 gek-doj esperante kantis «Internacion» kaj «Revolucion». 150 lernlibroj estis venditaj. Burĝaj ĉiutagaj gazetoj menciis ĉeestadon nian. — Grava organizajo: «Comité mixte d’ Unité Syndicale» (Miksta Komitato por realigi sindikatan unuecon) eldonis 5000 ekzempl. broŝuron pri «Sindikata Unueco». El la tre interesa enhavo ni rimarkis tradukon el la raporto de sindikata konferenco en Göteborg (24 Jan. 1926 esperante verkita, kiun ricevis la Lyon’a Komitato. — Semajna kom. gazetaro «Cri du Peuple» (Popolkrio) regule presigas niajn artikolojn pri esp. propagando, kursoj, festoj kaj SAT. Grupestraro.
Al ĉiuj liberpensulaj SAT-anoj! En Lyon pli kaj pli liberpensaj organizaĵoj konvinkiĝas pri utileco de komuna lingvo por internaciaj rilatoj. Nun, jena grava proletaria asocio komisias nin zorgi pri interkorespondado kun alilandaj liberpensulaj grupoj pri specialaj temoj (liberpensula movado, agado de klerikaluloj, edukaj aferoj ktp.) Ni do alvokas ĉiujn k-dojn rilatigi sian ateistan grupon kun: Fédération de Libre Pensée et d’ action sociale du Rhône, 4, rue Ozanam, Lyon IV (Francio). Tiu Federacio kaj 3 sekcioj pruvis sian simpation al nia movado, aniĝante subtencele al nia grupo. Certigu ilian konvinkon, ke ni havigos al ili korespondaĵojn. (Nur estas akceptataj oficialaj demandoj, ne privataj).
Esp. Lab. Grupo de Lyon.
Le Chambon-Feugerolles. En tiu urbeto, apud St. Etienne, okazis propaganda kunveno en ĉambro Lenin de urbdomo (ĉar tuta urbestraro estas kompartiana) la 13. Junio. Ĉeestis pli ol 30 gek-doj, kiuj tre interesiĝis pri parolado de k-do M. Roux, kiu komprenigis la ĉefan rolon, kiu povas ludi por proletariaro internacia helplingvo. La publiko estis tre impresata, vidante gazet- kaj dokumentekspozicion. Ni trafas tre bone la celon serĉitan, kiam ni povas tuj pruvi per faktoj niajn asertojn pri uzebleco kaj disvastiĝeco de Esp. en ĉiuj landoj kaj medioj. Tiel ni ĉiam faras. Post la parolado, k-do Dimier alvokis por starigo de kurso, kiu komence funkcios perletere, sub gvidado de Lyon’a k-do Gros. Jam 8 k-doj enskribiĝis. Lokaj gazetoj anoncis kaj raportis pri la kunveno.
Germanio
Freiburg en Brsg. Post dujara malapero de laborista Esperanto-unuiĝo en nia urbo la 28. Aprilo 1926 fondiĝis Laborista Esperanto-Klubo «Progreso» Freiburg. La klubo ne estas aliĝinta al granda nacia aŭ internacia Esperanto-asocio, sed ĉiu membro de ĝi povas aliĝi al iu ajn asocio laŭvole kaj laŭpove.
Estas elektita jena estraro: W. Huber, fervojisto, Freiburg, Merianstrato 23 (samtempe sido de la oficejo); 1. sekretario K. Ruhnau, elektra muntisto, 2. sekretario K. Maag, tramvojisto, kasisto L. Schuler, bakisto.
Ĉiumerkrede je la 20. h. la klubo kunvenas en restoracio «Zum Landsknecht» (Katharinenstrato 18), en kiu ankaŭ elpendadas «Heroldo» kaj «Senn». Gesamideanoj trapasontaj nian urbon bonvolu ne forgesi honori nin per ilia apero. W. Huber.
Nederlando
Amsterdam. Dum Pentekosto okazis ĉi tie la kongreso internacia de la soc. junularo. Ni uzis ĉi-okazon por disdoni kvinlingvan flugfolion, kiun ni presigis speciale por ĉi-kongreso. Pri la kongreso mem ni ne povas raporti multe, ĉar mi ĝin ne partoprenis, nek iu el niaj anoj. Laŭonidire tamen okazis tre bedaŭrinda afero, nome, ke la kongres-
Daŭrigota sur 8a paĝo
Bulgaraj okazintaĵoj postmilitaj (Fino)
La teroro de registaro Aleksandro Cankov plue furiozis. Bulgario neevitehle ruliĝadis en katastrofon, abismon. Pro sangaj perfortoj kaj krimoj komencis timi ankaŭ multaj burĝaj elementoj, kiuj ĝis tiam subtenadis la registaron. Sed la registaro iris pluen sur ĝia sanga vojo. Ĝi kreis «leĝon pri ŝtatdefendo», kiu estas pli malbona ol ĉiuj similaj leĝoj en la mondo. Tuj post apero de tiu leĝo estis dispelitaj bulgaraj laboristaj sindikatoj, kiuj nombris 67 795 anojn. Same estis malpermesita kooperativo «oslobodjenje» (esp. lingv. liberigo), kiu havis en Bulgario 140 komercajn reprezentejojn kaj 400 agentejojn. Milionoj da laborista havaĵo estis konfiskitaj je utilo de ŝtata kaso (banko), ĉiuj opoziciaj presorganoj estis sufokigitaj.
Sed grandan opozician bonhumoron de bulgaraj laboristamasoj estis ne eble sufokigi pere de tiuj novaj perfortoj. Ĝi plue kreskegadis. Laborkrizo kiu aperis, nur plifortigis tiun bonhumoron. Kion nun devis entrepreni la registaro? Politika teroro, kiu atingis neaŭdeblan altecon, montris sin kiel ne taŭga ilo. La registaro decidis ekstermi ĉiujn politikajn kontraŭulojn. Komenciĝis sistema mortigado de terlaboristaj kaj komunistaj gvidantoj en tuta Bulgario. La registaro opiniis, ke ĝi tiamaniere senhavigos opozician movadon de ĝiaj spiritgvidantoj, kiuj kondukis kaj direktis ĝin. Sed ĝi (registaro) nur pere de tio verŝadis oleon en fajron, kaj transverŝadis la glason de popolsuferado.
La lastaj sangaj atencoj en Bulgario estis nur esprimoj kaj rezultoj de senhonta teroro de registaro de Aleksando Cankov. Ili elkreskis el ne eltenebla situacio, kiun kreis la registaro mem. Ĉiu ebleco de laŭleĝa batalo estis forprenita, ne ebla. La registaro mortigadis opoziciulojn, ne plu unuope, sed amase. Oni parolas, ke eĉ la reĝo Boris mem, vidante, ke la registaro puŝadas la landon en neeviteblan abismon, postulis ŝanĝon de la reĝimo. Li deziris trankviligon de l’ popolo. Sed ĉiujn intencojn de la reĝo malebligis la generaloj Rusev kaj Vlkov. Ili preparis atencon al la reĝo, por montri al li la neeviteblecon de teroro.
Estas rimarkinde, ke la registaro kelkajn tagojn antaŭ tiu atenco al la reĝo «malkaŝis» komunistan konspiron, kiu havis por celo ekkomenci la revolucion en Bulgario. Tiu revolucio devis komenci la 15. Marto tiu-ĉi jare. Kaj jus nun venas tio, kio malkaŝas malnoblan ludon de la bulgara registaro. La revolucio devas komenci la 15. Marto, kaj la reĝo Boris elveturas al promenado ekster la urbon, eĉ sen akompanantaro 14. Marto!? La «revolucio» sur sojlo, la revoluciuloj kovris la landon, kaj la reĝo tute sola promenas en ĉirkaŭajo de Sofio —?
Estas okulvidebte, ke tiu atenco estis preparita nur por malebligi la ŝanĝon de reĝimo. Des pli tio praviĝas, ĉar ĝis nun oni kaptis nek unu atencanton, kiu pafadis al la — reĝo!
La atenco en la preĝejo St. Nedjelja en Sofio, estas esprimo de unu senkompate buĉata, piedpremita kaj tute disreviĝinta popolo. Tiajn opajn akcidentojn, kiuj ne utilas al liberigo de popolo, uzas nur tiuj homoj, kiuj havas nenion plu por perdi, kaj al kiuj estas la morto nura eliro el la vivinfero.
La registaro de Aleksandro Cankov, tuj ekprovis kulpigi fremdajn landojn: Rusio kaj Jugoslavio. Tio estas simpla kaj stulta manovro. Fremdaj landoj povas interesiĝi pri malpaco en Bulgario; sed neniu saĝa homo povas konvinkiĝi, ke ŝtataj oficistoj okupos sin per bomboj kaj «inferaj» maŝinoj, ĉar oni scias, ke tiuj iloj favoras reĝimon, kontraŭ kiu oni uzas ilin.
Tiu vero sin montris en tuta ĝia teroreco, post atenco en katedralo St. Nedjelja en Sofio. La registaro de Cankov eluzis tiun atencon, por pligrandigi kaj pliakrigi la teroron kontraŭ opozicio. En Bulgario tuj post tio komencis vera buĉado de opoziciuloj. Registaro de Aleksandro Cankov mortigas ĉion, kio al ĝi staras survoje, senescepte, ĉu iu estas komunisto, terlaboristo aŭ radikalulo. Antaŭ ne longe estis mortigita Josip Herbst, sinjorara ĵurnalisto, kiu kun komunismo havis neniajn rilatojn. Post ses tagoj de la atenco en la katedralo St. Nedjelja, la 22. Aprilo, en Bulgario estis tridek mil enkarcerigitaj
— página 7 —
Ni
(Niaj konsideroj)
Noto de la Redakcio: Ĉio kursivlitere kompostita prezentiĝas kiel: ĉu titolo de iu ajn SAT-libro, ĉu titolo de artikolo (aperinta en «Senn.» aŭ «Senn. Revuo» depost la unua de Januaro), ĉu ĝenerale disvastigitaj SAT-signaldiroj aŭ esprimoj
«Kiam torentaro de kontraŭdiroj plenigas socibarelon — barelringoj de la lasta kreviĝas — tiam aperas Revolucio», ĉi-sence skribis Marx.
Ni konscias Marx-an koncepton, ni atentigas la mondon al ĉi-kontraŭdiroj kaj ni kulturage preparas revolucion.
Nia tasko — grandega — ĝia solvo — nia celo, do ni unue turnu nian precipan atenton al nia meminstruado. Ni legu, ĉar A-B-C de sennaciismo ni nepre perceptu mem kaj nur poste instruu laŭ ĝi la mondon. Ni kutimiĝu al eksternacia sent-, pens- kaj agadkapablo, por ke ni venu al estonta soci’ tra baroj de naci’. Lingvo komuna — nia bazo, do ni laboru per enkonduki Esperanton en lernejojn. La sola respondo kontraŭ la demando: por kio mi lernas Esperanton? — estu: por la klasaj celoj de la laboristaro. Ni parolas: for la neŭtralismon; ni batalas kontraŭ dio, ĉar ĝi estas travivaĵo de la pasinto. Nia dio, nia la sola supro — estu nia celo kaj nia kulturo. Ni ĉiam studadu, ni bone observu tutmonda-n konjunkturo-n. Nenio malaperu el nia vido: nek la ekonomia situacio de laboristoj en Litovio, nek la blanka teroro en Bulgario, nek laborista vivo en Palestino.
Ni neniam forgesu nepriatentitan staton de senlaboruloj en Bavario, same kiel atakecon kontraŭ radikaluloj en usonaj profunuiĝoj. Ĉio ĉi, ĉu demando de soldata vivo en Ĉekoslovakio, ĉu laborista movado en Egiptio — havas sian grandan instruan signifon kaj valoron. Sed ni ne forgesu, ke intelektmatura homo estu diversflanke scipova, ni do ne fariĝu nuraj specialistoj de klasbatalo kaj sociologio. Ĉu evoluo de la tekniko, same kiel problemo pri malsanoj, aŭ kaŭzo de biologia tragedio de la virino, ne estas interesega objekto de la esploroj, por ĉiu konscienca prudentulo? Ĉu troviĝas iu, kiu malsaĝece penus pruvi, ke la kemio de la universo kaj fenomenoj el la mondbildo de la nova fiziko neniel influas je stato de nia malgranda terbiblio kaj fin-fine fariĝas kaŭzoj de la ekonomia, socia kaj politika evoluoj?
Por ke ni estu batalpovaj, por ke ni estu kapablaj por finlukto socia kontraŭ nia malamiko, kiu posedas «multjaran kulturon» — ni laboru por kreskigi kulturon novan sub brila stel’.
Ekarmitaj per la sperto kaj scio ni helpos al la homaro, disbati katenojn de la sklaveco.
Ni senvualigas antaŭ ĝi vera-n fizionomio-n de la nova bulgara registaro; ni klarigas al ĝi, kial kaj kiel britoj venkis hindojn; ni montras al ĝi kaŭzojn de la dekadenco de germana kapitalismo. Ĝi komprenos, kial faŝistoj uzurpas kooperativojn en Italio kaj — germana registaro provizas sin kun kirasitaj veturiloj. Ĝi komprenos, ke: ĉu senarmiĝo estas konferenco por malpliigo de la armiloj!?
Kontraŭ la demando: kiu estas kulpa? — ni firme respondas: — la sinjoroj de l’ pano!
Ni instigas la homaron kontraŭ la burĝa klasjuĝistaro; ni komprenigas ĝin, kion devas fari proleto, se revolucio alproksimiĝas; ni parolas al ĝi: organizu vin kontraŭ viaj parazitoj!
Ni laboras; obstine ni fosu nian sulkon! Nia celo — glorinda, nia tasko — giganta, nia forto — je nia unueco, je nia SAT-aneco, do nia alvoko al ĉiuj sinceraj unuecfrontanoj estu aktuala postulo de la momento.
Neniajn personajn tendencemojn, neniam estu SAT en danĝero de partieca devojiĝo, nenian hipokritecon duoblesencan en niaj paroloj!
Kaj ni jam sentas firman grundon sub niaj piedoj; jam super la detruendaj landlimoj SAT flirtigas sian standardon, jam ni kredas, ke post nelonge — ne plu estu — senlabora koaksoserĉanto aŭ morto de Blanjo — kutimaj fenomenoj de nia ekzistado.
Ni prognozas en nia himno:
Ekregos jam spiritlibero Post proletara finbatalo, Kaj ĉesos de l’ sklavec’ sufero Post ekspluatantara falo.
Dm. Al. (1188)
kaj kvar mil mortigitaj homoj. La registaro tion neas, kaj ĝi skribas, ke estis enkarcerigitaj nur 1500 kaj «nur malmultaj» mortigitaj — «pro ekprovita forkuro»! Sed registaro senhonte trompas la mondon. Al ĝiaj mensogoj povas ekkredi nur tiu, kiu ne konas la cirkonstancojn kaj la situacion en Bulgario. Nur pro la atenco en la katedralo estis enkarcerigitaj pli ol 6000 homoj, kiuj estis indikitaj kiel kulpuloj. Oni esploru bulgarajn malliberejojn, kaj je sama loko sin certigu: kiamaniere estas eble, ke en unu atenco partoprenas 6000 personoj?
Al la sanga reĝimo de Aleksandro Cankov helpas ankaŭ unu parto de la eŭropa ĵurnalaro. En tio la plej hontindan rolon ludas Wiena «Neue Freie Presse», Londona «Times» kaj Pariza «Temps». Tiuj ĉi ĵurnaloj per senekzempla senhonteco kaj abomeneco defendas la sangajn krimojn de la kamaril-oficiraraj bandaĉoj en Bulgario. Sub protekto de tiuj-ĉi presorganoj bulgara registaro buĉadas kaj ekstermas bulgaran popolon.
Je flanko de la bulgara registaro staras ankaŭ eksterlanda diplomatio, ĉar ili proponis al siaj registaroj la pligrandigon de la armeo en Bulgario je dek mil armitaj homoj.
Bulgara registaro tuj armigis ne dek sed tridek mil homojn, al kiuj ĝi donis armilojn, por ke ili helpu ĝin ĉe plenumado de teroro.
Pro tiuj sangaj kaj teruraj krimegoj de bulgara registaro estas devo de ĉiuj homoj, kiuj prave pensas, de ĉiuj verkistoj kaj kulturaj laboristoj, per ĉiuj fortoj kontraŭstari la mortigadon de l’ bulgara popolo. La tuta honesta gazetaro batalanta por libereco, devas agi en ĉi-direkto.
Estas en intereso de la kulturo kaj civilizacio, deflankigi reĝimon de Aleksandro Cankov. Tiu reĝimo prezentas ne nur rektan danĝeron por la paco sur duoninsulo Balkano, sed ankaŭ por la disvastigado de liberpensulaj kaj demokratiaj ideoj ĝenerale.
Laŭ «Dom» de la 27. Majo. Elĥorvatigis: Adriatikuloj.
Ĉielregno
L. IVN
Ho, di-benita lando de l’ prudento, homecon vian gardu kun ĵaluz’, modelo restu vi por ĉiu gento, evitu reton de l’ milita ruz’, por ke, se nove flagros venĝoflamo, blasfemos veoj, fluos sangofont’, eĉ tiam restu unu land’ de l’ amo por trovi ie fidon pri l’ estont’.
Julio Baghy («En Svislando», marta n-o de «Esperanto»)
Ho, di-benita lando de l’ prudento, hotelo oportuna de l’ tutmond’, mirakla uj’ de paco kaj silento, kaj rifuĝej’ por ajna vagabond’.
Homecon vian gardu kun ĵaluzo, (Ĝi estas via ŝildo kaj reklam’.) Kaj ne forgesu lasi sen akuzo murdiston fian! Estu for malam’!
Modelo restu vi por ĉiu gento, ho, respubliko, kie mankas strik’, kaj kie burĝo pia, diligenta laboras mem (laŭ Kristo!) en fabrik’.
Evitu reton de l’ milita ruzo, (Milito estas tre danĝera ŝerc’!), pli bone zorgu, zorgu, ke sen uzo ne restu via reto de komerc’.
Por ke, se nove flagros venĝoflamo kun akompano de ŝrapnela ŝpruc’, vi restu ripozhejm’ (komforta, fama), la hospital’ de burĝa «Ruĝa Kruc'».
Blasfemos veoj, fluos sangofonto, kaj malstabilos la milita ŝanc’. Sed vi ne tremu: el alia fonto vi ĉerpos fidon pri aktiv-bilanc’.
Eĉ tiam restu unu land’ de l’ amo, de l’ am’ al frank’, dolaro, marko, lir’. Pri via toleremo ekdeklamos pac-trubadur’, l’ amanta kavalir’.
Por trovi ie fidon pri l’ estonto al viaj lagoj fugos burĝa band’. Sed pelos ĝin revolucia tondro Terkoron sondi sur la laga fund’.
— página 8 —
(Daŭrigo de la Kroniko)
estroj rifuzis kuŝejon en la tendaro al la germanaj senlaboraj kamaradoj, kiuj piede venis ĉi tien. Ankaŭ tre malagrable tuŝis nin la netolerema spirito, kiu regis la kongresanojn, aŭ almenaŭ la ĉefulojn. Ekzemple oni absolute malpermesis akcepti iun ajn flugfolion, tiel ke eĉ komence oni rifuzis niajn pri-esperantajn cirkulerojn! Nur ĉar ni obstine etendis la manon kun la papereto kaj kelkajn paŝojn akompanis la gejunulojn, ni povis disdoni la unuajn. Poste, kiam ankaŭ kelkaj germanaj Esp-istoj, kongresanoj, ankaŭ disdonis, ni havis pli multe da sukceso.
La 31. Majo vizitis nin germana k-do, kiu parolis al ni pri la anarkista mondorganizajo TLES. GB.
La kongreson de CPH (22. ĝis 24. Majo en Amsterdam) salutis per kelkaj esperantaj leteroj, proletoj el Hispanio, Germanio kaj Sovet-Unio. Prelegon de la leteroj la kongreso akceptis kun ripetaj aplaŭdoj. — Dum la lasta kunsido de la kongreso la prezidanto parolis mallonge pri Esp-o, menciante ĝian konstantan disvastiĝon, ĝian grandan valoron por laboristoj kaj kiel li konsilis al la partianoj lerni ĝin. Kia diferenco kompare kun la antaŭunelonga kongreso de SDAP! NK.
Enschede. Sekcio Enschede de la Ned. Fed. de Lab. Esp. disdonis je kunvenoj de la 1. Majo flugfolieton, en kiu estis atentigata pri SAT kaj ĝiaj organoj kaj pri la praktikaj profitoj, kiujn la laboristoj povas akiri per la servoj de SAT. Grupoj, kiuj eventuale volas aĉeti kvanton de tiu flugfolieto, turnu sin al la k-do G. P. de Bruin, Wagelerdw. str. 58 B, Enschede. GPdB.
Hago. La 7. Majo la hagaj Laborist-Esp-istoj aranĝis propagandan kunvenon, en kiu parolis k-do Pech el Slovakio kaj klarigis per lumbildoj. Hazarde ĉeestis ankaŭ anglaj Esp-istino, kiu fortege instigis la ĉeestantojn lerni la lingvon Esperanto, por rilati kun niaj eksterlandaj gek-doj. Ĉeestis 150 personoj. Iu.
Helder. Vizitis nin germana k-do, SAT-ano. Ĉirkaŭume 50 AJC-anoj partoprenis la internacian gejunularan feston en Amsterdam. Ege sentiĝis la bezono de Esp-o. Speciale post kiam montriĝis, ke k-doj, kiuj depost Januaro studas Esp-on, jam bone povis konversacii kun la eksterlandaj gastoj, Esp-istoj. Dum la intern. gejunulara festo parolis esp-lingve k-do Tetley el Londono pri ĝenerala striko en Anglio. JD.
Sovet-Unio
Perm. Esp-o ekmarŝis nun ankaŭ en Perm (urala fabrik- kaj universitaturbo). Oni organizas distriktan komitaton de SEU komencis jus labori du kursoj, unu elementa kaj unu perfektiga. Gvidas ilin H. Frank. Loka ĉiutaga gazeto «Zvezda» jam regule uzas materialon el «Senn.», de «Proletaria Esp.-Presservo» kaj leterojn de alilandaj laboristoj. Ankaŭ kelkaj murgazetoj malfermis anguleton «kiel vivas kaj batalas niaj eksterlandaj kamaradoj». Adreso de la Perma Esp. Societo: ul. Lenina 25 Mestkom Rabis. Kunveno ĉiulunde je la 7 h. (2144)
Saratov. En Saratovo ekzistas nun 4 esp.-grupoj: 1. esp. sekcio ĉe Radio-amatora societo el pli ol 15 personoj, priservantaj esperantlingve la societon, 2. esp.-grupo el 6 blindaj lernantoj ĉe blindullernejo en infandomo n-o 28 (interkorespondadas kun alilandaj blinduloj-esp-istoj), 3. esp.-grupo el 25 komsomolanoj (komunistoj-junuloj) lernantaj esp-kurson sub gvidado de k-do Koŝelev (SAT-ano) ĉe fervoja stacidomo komunista ĉelo, kaj 4. sennaciecmora rondeto el 5 personoj: Sajapin, Biĉkova, Koŝelev, Kuŝkov, Cvetkov, eldonantaj sian manskribitan ĵurnalon «Saratovano», traktanta pri sennacieca vivmanieco kaj moraro (eliras n-o 4). La grupo komencas vastan interkorespondadon pri sennaciecaj temoj. SAT-ano 2985.
Leningradon revenis k-do Poniŝevski, kiu dum pasinta monato Majo vojaĝis en Ukrainion kaj faris tie 36 Esperanto-lekciojn. Resulto estas organizado de preskaŭ cent esperanto-grupojn kun pli ol 2000 junaj adeptoj de la lingvo internacia. Sekvontan propagandan vojaĝon la kamarado notis al Blank-Rusio. B. Rudovitz.
RECENZEJO
Libroj
Studvojaĝo en Sovet-Rusio. Ricevebla de Sveda Laborista Esperanto Asocio, Göteborg I. Formato: 16×24 cm., 36 pĝ., Prezo nemontrita.
La bone ilustrita broŝuro enhavas la raporton de la sveda ŝtatoficista delegacio pri la vojaĝo ruslanda dum Aprilo 1925. Ĉiurilate ĝi donas valorajn sciigojn pri la stato en USSR. Speciale estas pritraktata la organizformo kaj laborkondiĉoj de l’ rusa Unuiĝo de PTT. Mi povas rekomendi la interesan broŝuron al ĉiu. Yerk
Ruĝo kaj Blanko de L. Ivn. SAT-Eldono, Serio: Literaturo. Formato, 15×12 cm, kartonita.
Jen aro de sep mallongaj noveloj. La unuaj estas grupigitaj sub la titolo «Cimoj». Ĉiu noveleto havas sian «cimon», ĉu kontraŭ-revoluciulo, ĉu malhelpulo al la nova sociordo pro mem-intereso aŭ manko de energio, ĉu perfidulo pro malkuraĝo. La tri lastaj rakontoj estas humoraĵoj kaj ne tiom plaĉis min kiel la unuaj: estas «Delegitaro», pri falsaj georgianoj kiuj «atestas» pri la terurajoj de bolŝevikoj en Georgio; «Nekrologo», kiu eble transpasas la limon de bongusto, ĉar la ŝerce traktita nekrologo estas pri reala homo, Samuel Gompers! La lasta skizo, «Kim kaj Roza», temas pri du junaj gepioniroj; oni povas nur esperi, ke ne ĉiuj pioniroj estas tiom frumaturaj kiom ĉi-tiuj du kaj ne tiom severe kritikas la gepatrojn kaj konatulojn . . . ankaŭ, ke ili havas en cerbo lokon por alio krom adorado al revoluciaj ĉefoj. Entute ĉi libreto estas certe leginda kaj ĝia valoro kuŝas precipe en tio, ke la noveletoj estas originale verkitaj en nia lingvo. E. K. L.
Gazetoj
Represis el «Senn.» Der Freidenker, Berlin, 1. 5. 26 (n-o 5): «El la Ĉekoslovakio!» (Senn. 26). Signalen, Stockholm, 29. 4./6. 5. 26 (n-o 17 ĝis 18): «Triumfoj de Esp!» «Esp. akceptata de la finnlanda registaro!» «Konsekvencoj» (F. Azorin) (Senn. 79/81). A Batalha: Lisboa, 22. 5. 26: «Por kiu vi laboras, patro? (Senn. 80).
Represis el S. R. A Comuna: Porto, 1. 5. 26 (n-o 7): «Mortis proleto!» (Julio 1925).
Represis el div. gazetoj. El Socialista: Madrid, 14. 4. 26/4. 5. 26: «Informojn pri la VI. SAT-kongreso!» Naŝ Putj: Kremenĉug, 2. 3. 26 (n-o 49): «Ĉiu kom. junulo devas lerni Esp. 1. 5. 26 (n-o 99): «Kongreso de la Holanda Kom. Partio» (Esp. komuniko). 6. 5. 26 (n-o 104): «Pri la esperanta rondeto de la fervojista Klubo-Kotlov!» Proletarij: Ĥarkov, 6. 5. 26 (n-o 101): «Letero de Frankfurt’a lab. Esp-isto al Esp-isto de Enakievo (Ukrainio)!» Radjanski Seljanin: Kremenĉug, 28. 4. 26: «Pri Zamenhof-vespero kaj Esp-ekspozicio!» New-Yorker Volkszeitung: New-York, 26. 2. 26: «Rusio kaj Palestino!» Zionismo ne apartenas al klaskonsciaj judaj laboristoj. Mitteilungsblatt der I. T. F.: Amsterdam, Majo 26 (n-o 5): «La ligo de nacioj kaj Esp.!» «Esp. en Bulgario!» «Esp. en int. organizajoj!» «Esp. en Rusio!» «Esp. en la lernejo!» «La studentoj de Rio de Janeiro proponas Esp. por la scienco!» «Esp. en la I. T. F.!» Los Pensadores: Buenos Aires, Feb. 26 (n-o118:) «Literatura Esperantista!» Int. Arb. Association: Berlin, 22. 5. 26 (n-o 65): «Pri la sindikata movado ĉiu-lande!» Bergische Arbeiterstimme: Solingen, 20./21. 5. 26 (n-oj 115—116): «Naŭ jaroj sen Caro!» (kom-presservo). «Letero de laboristo el Sheffield pri la striko!» «Letero de rusa laboristo al la germ. laboristoj!» «Laborista Esp. letero el la Ĉekoslovakio!» A Batalha: Lisboa, 22. 5. 26: «Alvoko al revoluciaj Esp-istoj!» Proletarij: Ĥarkov, 12./16. 5. 26 (n-o 106/110): «Kio interesas anglajn laboristojn!» «Letero de Mancher’a SAT-ano al la Kremenĉug’aj!» «Letero de Alsmer’a SAT-ano al Kremenĉug’aj!» Naŝ Putj: Kremenĉug, 16. 5. 26 (n-o 110): «Letero de Rudolstadt’a SAT-ano al la fervojista esp. rondeto en Krjukov apud Kremenĉug!»
ATEISMO
Franca liberpensa organo — por Esperanto!
La organo de l’ franciaj liberpensuloj «L’ Idée Libre» (La Libera ideo) en sia maja n-o raportas pri la kontraŭesperanta atako de iuj monarkismemaj francaj katolikoj, proponantaj kiel internacian lingvon la latinan t. e. «la lingvon de l’ katolikaj filozofio kaj teologio». Ĝi raportas pri tio, ke la organo de l’ francaj monarkistoj «L’ Action Française» malaprobas Esperanton kiel kreajon «juda kaj framasona». Rilate al tio «La Libera Ideo» alvokas al subteno de la helpa mondlingvo. Ĝi diras: «Iuj katolikoj deziras, efektive, malhelpi la disvolvon de l’ internacia lingvo, ĉar ili estas partianoj de l’ militoj kaj kontraŭuloj de l’ frateca interproksimiĝo de l’ popoloj.
Aliaj katolikoj, kompreneble, ke estas malebleble bari la vojon al progreso, penas forpreni Esperanton por ĝin servigi al malbona afero.
La antaŭunemaj partioj devas respondi al tiuj manovroj, propagandante la helplingvon per ĉiuj iliaj fortoj. Ties disvastigeco, krom la praktikaj tujaj avantaĝoj, kiujn ĝi kunportas, helpos la homaranojn pli bone interkoniĝi super la mensogecaj limoj, starigitaj per la jezuitoj de ĉiu felkoloro.» V. Elsudo.
Represigu en nacilingvaj gazetoj!
Ekspresa telegramo el regno de dio
(Sensacia revelacio)
El la alvoko de novelektita prezidanto pola nacio kun miro ekscias, ke en jaro 1920 bolŝevikojn el Polio forpelis . . . «Sinjoro Dio».
Ĉu estus eble ekscii ĉe dia kortego el ĉielo, kial «Sinjoro Dio» ne helpis ĝis nun ortodoksulojn de rusa nacio kaj ne forpelis de Moskvo bolŝevikojn, ĉi-malkaŝajn malamikojn de «Dio», interfratiĝintaj kun «SAT-anoj»?
Esperante je bonvoleco kaj senprokrasteco de ĉiela kancelario, ni atendas tujan aŭ almenaŭ baldaŭan telegramon kun koncerna klarigo. Ne nur malhelpu la nigran kabineton de poŝtoficejo, kiu pasie ŝatas trarigardadi fremdajn korespondaĵojn. Hoĥol.
Centra Presejo Esperantista Paris
[REKLAMO p.8] evtl. dungos du lertajn esperantistajn kompostistojn. Teknike nekapabluloj sin detenu! Skribu al: V. Polgar, 33, rue Lacépède, Paris-Ve, Francio.
Presejo: UNS-PRODUKTIV-GENOSSENSCHAFT, LEIPZIG
N.º 93, 8 de julio de 1926
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —

Kapo de la gazeto: granda stiligita titolo «SENNACIULO» kun kvinpinta stelo enhavanta la literojn «S.A.T.» super la titolo, kaj enkadrigita devizo.
Kapo de la gazeto: granda stiligita titolo «SENNACIULO» kun kvinpinta stelo enhavanta la literojn «S.A.T.» super la titolo, kaj enkadrigita devizo.
2-a Jaro, N-o 41 (93) — APERAS S.A.T. SEMAJNE — 8. Julio 1926
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
| Redakcio: 14, avenue de Corbéra, Paris XII | Sidejo de Ekzekutiva Komitato de SAT, 23, rue Boyer, Paris XX | Administranto: R. LERCHNER, Colmstrasse 1, Leipzig O 27 |
BELGIO, LANDO DE L’ DEMOKRATIO
(SPECIALE VERKITA POR «SENN.» DE J. BRACOPS)
Same kiel la grandaj eŭropaj ŝtatoj, kiuj baraktas kontraŭ malfacilaĵojn grandegajn devenintaj de la milito, eta Belgio, «martirigita Belgio», kiu havis sian gloran horon dum la sanga konflikto, konas nun siavice la angoregon de krizo, kiu anoncas sin tre grava!
De Novembro 1918, ĉesigo de la bataloj, la registaroj — kiuj ajn estis ilia politika koloro — zorge nutris, kiel la franca «Nacia Bloko», tiun iluzion: «La germano pagos!»
Vivante sur tiu kimero, la ŝtato neniam uzis rimedojn por resanigi siajn financojn kaj nur limigis sian agadon je starigo de pruntoj kun proksima kaj kun malproksima pago.
Ĉu necesas memorigi, ke tiu stulta kredo je la financaj eblecoj de Germanio kooperigis Belgion al la militokupado de la Ruhr’. Tiele enkrustiĝis en ĉiuj tavoloj de la loĝantaro, je ĉiuj gradoj de la socia hierarkio, la espero je daŭra kaj paca disvolviĝo de la produktado kaj de l’ komerco naciaj.
Tiu maniero solvi la malfacilaĵojn, ŝovante ilin en estonteco, kiun oni opiniis tre malproksima, estis nature favora al la socia paco. Pro tio ja estas, ke Belgio aspektis ĝis nun kiel la «elektita tero de l’ socia paco», la Chanaan de la sendolora evolucio al pli bona estonto por ĉiuj sociklasoj.
Tiu situacio, tre favora al la starigita «ordo», estis trovinta sian politikan esprimon en registaroj de klaskunlaborado. Kiel estis skribita antaŭe, en artikoloj pri la politika situacio en Belgio, la 3 grandaj partioj — klerikala, socialista kaj liberala — transformigis siajn respektivajn programojn en unuforma pasto, tiamaniere favorigante iun interpenetradon de la diversaj sociklasoj. Sur industria kampo, regis la perfekta agordo en la «egalpartaj komisioj», instituitaj per leĝa vojo!
En tiuj komitatoj sin renkontis egalparte la reprezentantoj laboristaj kaj mastraj, sub prezideco de iu registara delegito. Tuj kiam okazis konflikto — pri la salajro aŭ la aplikado de la okhora labortago aŭ la laboborganizado — la koncerna «egalparta komisio» okupiĝis pri ĝi kaj klopodis, per reciprokaj cedoj, limigi la konflikton kaj ĝin envojigi sur paciga vojo. Plejofte, kompromiso estis akceptita kaj ŝajnis, ke tiuj komisionoj ĝuis je paciga povo nekomparebla. Kompreneble, la laboristoj, en la uzino aŭ ĉe la konstruejo, kiel la oficistoj kaj ŝtatfunkciuloj, havis ĉiam duonmalbonan salajron, ne proporciitaj kun la vivkosteco, kaj tiu ŝajna socia paco permesis al la burĝaro realigi dividendojn, pri kiuj la industriaj, financaj kaj komercaj bilancoj nur donas malgrandan ideon.
Siaflanke, la laboristaro, kiu sin nutras per surogatoj kiel frostigita viando kaj margarino — kies konsumado pligrandiĝis konsiderinde — ŝajnis vivi en profunda malvigleco, kiun sporto kaj kinematografo efike stimulis. Dume, en plena centro de la grandaj urboj, veraj palacoj de l’ financo stariĝis kaj la bankoj aĉetis princajn posedaĵojn, por en ĝi organizi sian spekulacilaboron.
Tiu klasbatala interpaco, kies sereneco aspektis helega, estis fakte nur idilio, en kiu la proletaro faris ĉiujn cedojn al iu burĝaro, kies amo restis ĉiam nemateria. De tempo al tempo tia serena ĉielo estis krevata de la fulmo de iu granda striko aŭ de iu komunista komploto!
Aprilo 1925 alvenis, dato de la lastaj ĝeneralaj balotoj.
De 1921, la socialistoj estis forigitaj de la registaro kaj anstataŭitaj de koalicio nure burĝa (katolikaj kaj liberalaj), kiu opiniis la helpon socialistan ne plu necesa! Ĉi tiu estis opiniita nepre necesa, ĝis kiam la produktado de la lando, ruinigita de la
Grava Avizo! Niaj kunlaborantoj kaj legantoj bonvolu noti bone en la memoron, ke post la 15. Julio «SENNACIULO» estos presata en Paris kaj la sidejo de la Redakcio estos: 14, AVENUE DE CORBÉRA, PARIS (XIIe).
Rilate la Administracion, nenio estas ŝanĝita. Oni daŭrigu sendi la abonmonon kaj korespond-anoncojn al Leipzig; nur manuskriptojn oni sendu al Paris.
Ni decidis presigi niajn organojn en Paris pro la senvaloriĝo de la franko.
Aliaj malpli gravaj motivoj ankaŭ instigis nin, fari tiun ŝanĝon. EKZEKUTIVA KOMITATO DE SAT.
— página 2 —
2 SENNACIULO
milito, ne restariĝis. Por tion realigi necesis la efikan helpon de la socialistoj kaj pro tio la burĝaro estis doninta demokrate al ili kelkajn «ministeriajn paperujojn»! Estis la epoko, dum kiu la socialistaj ministroj bridigis la strikojn kaj sendis ĝendarmojn por protekti la strikrompantojn. Spite tiun bonvolon la burĝaro forpelis la soc. ministrojn tuj kiam ĝia situacio sufiĉe refirmiĝis!
Tio daŭris ĝis Aprilo 1925! La socialistoj, kiuj havis 4 jarojn de parlamenta opozicio, prezentiĝis antaŭ la voĉdonantaro en kondiĉoj tre favoraj. Sub la reakcia registaro, la vivkosteco daŭre altiĝis, la franko ĉiam pluen falis kaj same la ŝtataj obligaciej!
Tiu deficita situacio favoris la opozicipartiojn, kiuj brile venkis en la balotado. La socialista voĉdonantaro pasis de 600 000 al 800 000, kiuj eniriĝis 78 deputitojn sur 187, el kiuj konsistas la parlamento. Siaflanke la kom., kiuj unuafoje serioze partoprenis la balotadon, rikoltis 30 000 voĉojn kaj pasigis 1 deputiton, en Bruxelles kaj 1 en Liège.
En la ĉefurbo mem, la socialistoj fariĝis la ĉefa partio kaj tio ja ankaŭ estis signifoplena!
La kamparo ankaŭ, tiel malprogresema tamen, tiel submetita al la religia influo, plifortigis la progreseman movadon jam komencita en 1918 kaj, en multaj vilaĝoj la socialdemokratio sukcesis penetrigi sian politikan penson. Aliflanke, la katolika partio estis — ĝenerale — konservinta siajn poziciojn.
Tamen estis tiele nur surface. En realeco, tiu partio nur estis laŭnome unuigita! Spite la spirita ligilo, kiu unuigis ilin, la belgiaj katolikoj, kiel tiuj el ĉie, estis profunde dividitaj. En ilia partio najbaras pli malpli malamike la «Federacio de la Kluboj» ege konservativa, bastiono de la malnova tera aristokratio, kaj la «Kristan-Demokratoj», kiuj grupigas la laboristojn organizitaj en la kat. sindikatoj. Oni devas ankoraŭ aldoni la «kamparan-unuiĝojn», kiuj sin montras sufiĉe demokratoj! Tielaj subdividoj en iu partio estas pli disigaj ol unuigaj! Kaj, je la balotado de 5. Aprilo la demokrata frakcio de la katolika partio fortiĝis je la malprofito de la konservativa frakcio! La liberala partio, reprezentanto de la granda industrio, pagis kare sian reakcian politikon per la perdo de pluraj mandatoj kaj ĝia grupo, kiu ĉiam estis tre forta, reduktiĝis je 23 membroj sur 187! Por respondi al la verdikto de la voĉdonantaro, la socialistoj kun la kristandemokratoj, starigis demokratan registaron!
La socialistoj havis 5 ministrojn, inter kiuj Vandervelde por la eksterlandaj aferoj kaj Huysmans por la popola klerigado.
La aliajn ministeriojn okupis kristan-demokratoj kaj kelkaj senpartiaj ministroj.
S-ro Poullet, prezidanto de la registaro kaj notinda membro de la kristan-demokratio, direktis tiun registaron demokrat-intencan! Ĝi daŭris ĉirkaŭe 1 jaro, ĝuste la tempon necesan por manifesti sian nepotencon kaj kapitulacii antaŭ la konservativa malplejmulto de la parlamento apogita sur la monpotencoj!
Gravajn okazintaĵojn konis tiu registaro! La registaro, en konsento kun la militaj aŭtoritatoj, estinta malkreinta kelkajn regimentojn, oni vidis la registaran prezidanton insultata kaj naŭzata de la naciistoj, okaze de iu memoriga ceremonio!
Tiu registaro estis doninta al si celon: la financa stabiligo! (firmigo).
Dank’ al grandaj financaj oferoj, la angla funto estis konservita je 107 fr. La financa ministro, Janssen, estis komencinta negocadojn en Londono kaj Nov-Jorko por konkludi prunton. Por malsukcesigi tiujn negocadojn la gazetaro kontraŭ-demokrata organizis presbatalon kontraŭ la registaro. Sekve la situacio fariĝis senespera kaj antaŭ kelkaj semajnoj, subite, sekve de la malsukceso de la negocadoj la funto altiĝis de 107 ĝis 170 fr.
La planoj pri la firmigo de la financoj estis ruinigitaj!
La konservativuloj kaj kelkaj etaj faŝistogrupoj postulis la dissolviĝon de la parlamento kaj la starigon de diktatora povo. Reakciaj mitingoj agitis la publikon kaj la franko kaj la ŝtataj valoroj de tago al tago malplivaloriĝis! Subite, kaj por «restarigi la fidon» la registaro Poullet, reprezentanto leĝa de granda plimulto de la lando, havante en la parlamento absolutan konfidon, estis devigata forlasi sian postenon por transdoni la potencon al la bankistoj! La belgaj laboristoj, ni pri tio ne dubu, scios profiti de tiu demokrata eksperimento kaj scios elekti aliajn pli efikajn armilojn ol la ĝenerala voĉdonrajto por batali por sia liberiĝo!
Post longaj traktadoj inter la partioj, iu registaro de «Nacia Unueco», — kun katolikaj, liberalaj, socialistaj, financistaj partoprenantoj — naskiĝis kaj metis sur sia programo tiun nuran punkton: financa firmigo! Spite la ĉeeston en la registaro de du bankistoj, Houtart kaj Francqui, simbolaj reprezentantoj de la financo, la franko rekomencis fali! Hodiaŭ, post reveno al 150 fr., la funto ree valoras 170 fr.! Konsekvence al tio la vivkosteco daŭre altiĝas. La pano kostas 2,45 fr. po kgr., kiam la meza salajro de iu laboristo estas 20 fr. potage, kaj ĉio kostas samproporcie!
Ĉiuj gazetoj skribas pri oferoj, elspezomalgrandigo, ktp. Dume, la burĝoj — laŭdire de la financaj ministroj mem — eksportas siajn kapitalojn, por ilin meti en asekuritan lokon!
La parlamento ĵus fulmrapide voĉdonis 1 500 milionoj da novaj impostoj kaj tio nur estas komenceto!
La salajruloj el ĉi-lando havas malhelan estonton! Se ĝi volas vivi, ĝi devos batali kaj akre, por elaĉeti sian partoprenon en milito, kiu riĉigis nur tiujn, kiuj ĝin subpremas.
Jam kategoriaj avertoj estas donitaj! S-ro Houtart, unu el la nunaj ministroj kaj samtempe gvidanto de gravega banko, deklaris: «Estos necese, ke la sindikatestroj kompreniĝu al la laboristoj, ke ili devos trudi al si pezajn oferojn!»
Aprobante la «konvencio Wasghintona pri la 8-hora labortago» la parlamentanoj — ĉu soc. ĉu ne soc. — proklamis la necesecon por la laboristoj, akcepti la elastigon, la modifigon de la leĝo pri la 8 horoj!
Tiel, ĉenoj pli kaj pli pezaj prepariĝas por la belgia proletaro! Ĉi-lasta, feliĉe, ŝajnas eliĝi el sia demokrata dormado!
Sub influo de la reakciaj minacoj, la Belga Laborista Partio organizas, kiel en Aŭstrio kaj en Germanio, proletajn ŝirmligojn kontraŭ faŝistoj. En la tuta lando imponaj manifestadoj de laboristoj armitaj per bastonoj, okazas. Tiu organizado armita de la proletaro estas la plenpreciza denunco de la demokrata utopio kaj signas la deirpunkton de nova serio de bataloj kontraŭ la burĝaro! Tiele la proletaro sin edukas per la sperto kaj konstruas la fundamenton de la batalo, kiu donos al ĝi liberecon! Esperantigis SAT-ano 155.
Post plebiscito en Germanio
Konciza bildo pri la 20. Junio
La 20. Junio estis decidoplena tago. Dum ĝi okazis voĉdono, ĉu la malkuraĝe fuĝintaj eksreĝoj germanaj ricevu tion, kion ili postulas, valoraĵo, kiu sumiĝas proksimume 3 miliardojn. (Vidu ankaŭ «Senn.» 21: «Aroganteco» de k-do Oŝo). 20 milionoj da voĉoj estis necesaj, por ke la leĝoprojekto popoldezirita pri senproprigo de la reĝaj posedaĵoj fariĝu leĝo. Spite bonefika propagando, spite komuna laboro de l’ proletoj diverstendencaj, spite la plej streĉa aktiveco de la germ. proletaro la 20 milionoj ne kolektiĝis. Proksimume 15 milionoj decidis per «Jes», kio signifas por senproprigo. Sekve mankis ĉirkaŭ 5 milionoj.
Ĉu estas fiasko? Jes, kaj ne. Jes, ĉar multaj proletoj kaj vastaj proletiĝintaj amasoj jam ne ekkonis la signifon de tiu plebiscito kies venko estus doninta decidigan turnon al la proletara afero. La rezulto certe multe kuraĝigas la reakciajn monarkistojn. La «germanpopola sindonemo» certe instigos la reĝojn nun rapide preni ĉion kaj riski ĉion. La elkresko el tio estas facile imageblaj.
Aliflanke ni vidas la ne-fiaskon, ĉar tiu plebiscito montris denove la nepran necesecon pli intime kaj intence kuniĝi kun ĉiuj ekspluatatoj. Kaj ĝi ne nur montras,
— página 3 —
SENNACIULO 3
sed stimulas agi laŭ tio. Plue ni devas konsideri, ke la kontraŭularo per neimagebla rimedoj teroris la voĉdonintojn. Multaj ne povis elekti, kvankam ili volonte volis. Ili ne paŝis al la elektejo, timante esti ekkonitaj kaj forpelitaj el laborejo.
Efektive en diversaj regionoj la «supraj sinjoroj» de la minejoj ktp. arogis noti en «nigran liston» la irantajn al elektejo laboristojn, procedo, kiun la proletoj ne toleris, eljetante la koncernajn sinjorojn el la elektejo. Krome la eklezioj nigramaniere agitis kontraŭ ĉi-plebiscito, kaj ni ja konas la potencan influon elirantan el la «nigrula buŝo». Tion oni devas konstati por havi klarigon, kial la plebiscito ne estis fiasko: ĉar se ĉiuj estus povintaj voĉdoni laŭ sia volo, la germana fuĝinta reĝaro ne ricevus eĉ pfenigon.
La 20. Junio la incito kaj entuziasmo plej altgrade flamis ĉe laboristaro. Plej akra aktiveco disvolviĝis. Ĉiu proleto volis kunhelpi. Jam frumatene la ruĝaj frontbatalantoj tramarŝis ludante kaj kantante la urbojn, prefere precipe la laboristajn kvartalojn. Parolhoroj senlace alvokis voĉdoni per «Jes» kaj multaj domoj montris ruĝajn flagojn kaj girlandojn. Senĉese fluis nun la elektantoj en la elektejojn, kaj ankaŭ ne retenis eĉ unu personon la aeroplano, kiu, flugante super Essen, teren ĵetis flugfoliojn: «Via ‘Jes’ alportos fratmiliton kaj pluan malboniĝon ekonomian». Nu, proletoj ja scias, ke pri ekonomia malboniĝo nur «ĉiam ili» kulpas.
Anoj de faŝistaj organizaĵoj diversloke provis malhelpi la elektantaron! En urboj ili tute fiaskis, ricevante bluajn okulojn kaj enpremitajn nazojn. Alie statis en kamparanaj regionoj. Tie la monarkistoj ĉiurimede malebligis al granda parto la elekton, minacante, ke tiuj «rabistoj», kiuj decidos por eksproprigo tuj estos senlaborigitaj. Okazis en multaj lokoj gravaj kolizioj, sed la faŝistoj ĉiam finfine devis cedi. Menciinde estas, kiel sindone kaj energie la laboristaj sanitaristoj disponis siajn fortojn, portante gekadukulojn kaj gemalsanulojn al la elektejoj. Tiu laboro kostis multan ŝviton, sed proletoj volontege donis sian obolon por atingi la venkon. La proletaro ĉion povas, se ĝi estas unuiĝinta.
Nun kelkaj nombroj. Partoprenis la voĉdonon ĉirkaŭ 36—40% de la elektrajtigitoj. 14—15 milionoj decidis per «Jes», dum 20 milionoj estis necesaj. En Orient-Prusio el 1 318 663 elektrajtigitoj voĉdonis 263 902 per «Jes», kaŭzo de la nigra malklareco kaj blanka teroro kontraŭ elektantoj. Berlin montras 1 467 237 rajtigitojn, el kiuj 942 654 decidis per «Jes». Hamburg havis 834 702 elektantojn, el kiuj 449 168 jesis la eksproprigon, dum en supera Bavario el 1 537 250 elektpovantoj nur 320 163 jesis. Do videbliĝas, ke en urboj la procenta nivelo estas pli alta ol en kamparanaj regionoj. Konata fakto, kiu ree pruvas la necesecon, kapti kaj konvinki vilaĝanojn por l’ klasbatalo.
La proletaro germana ne sukcesis kolekti 20 milionojn. La burĝa klaso laborinta kaj laboranta per ĉiurimeda teroro triumfas.
Mankas ja kelkaj milionoj da voĉdoniloj. Sed ĉu la rezulto montras la veran bildon? Ne! Ekzistas pli multe da homoj, proletoj kiel «indiferentuloj», kiuj ekkonis, ke voĉdoni en klasa ŝtato signifas nenion, ĉar la publika influo pergazeta ktp. estas en manoj de la burĝaj reakciaj monarkistoj. Kaj se ĉiu voĉdoninto fariĝus proleta klasbatalanto? Estus 15 milionoj! Jen, nia tasko . . . «Plue batali! Igu ni el la unueco de l’ voĉdonantoj firman batalunuecon. Fakte, en ĉiu laborejo, oficejo, proleta domo. Eĉ ne unu tagon la reganta klaso povus regi, se 15 miliona armeo ekmarŝas, decidinte ĉion riski por ĉion gajni.» Sao 3414
El Holando
La humaneco de rotterdama urbestraro
Responde al la letero de la senlaborula Agit-komitato koncerne tion, ke oni ne eksigu el la listo de senlaboruloj laboristojn sen certeco, ke ili tuj havos laboron, la urbestraro komunikis, ke estos eksigitaj el la listoj ĉiuj:
- Ne edziĝintoj.
- Agrikultur- kaj ĝardenlaboristoj.
- Stratkomercistoj kaj kolportistoj, escepte tiujn, al kiuj en la kontakto kun la stratkomercista unuiĝo la subteno estos pagata ĝis la fino de Aprilo k. j.
- Tiuj, pri kiuj oni povas supozi, ke ili trovos laboron pro la sezono, ekz. kelneroj, tapetistoj, kalkblankigistoj ktp.
- La subtenatoj, kiuj dum 6 monatoj aŭ plilonge ne estas deklarintaj pri siaj perlaboroj kaj enspezoj.
Plue la subteno estos malpliigita al tiuj, pri kiuj oni certe povas konsideri nesufiĉan aktivecon en la serĉo de laboro. Kaj fine estos eksigitaj el la listo ĉiuj sesdekjaruloj kaj pli aĝaj, pri kiuj oni en la nuntempa stato de la labormerkato povas konsideri, ke ili ne havas ŝancon por trovi laboron. Tiuj maljunuloj estos transdonataj al la socia helpo.
Tia estas la zorgemo de sinjoroj pri siaj «laborbestoj». Oni ĵetas en la buŝegon de malsato centojn da senlaborulaj familioj, forprenante la lastajn mizerajn cendojn, kiujn la patroj ĝis nun ricevis de la senlaborula kaso. Kaj tion oni faras sub la preteksto, ke konsiderante la sezonon ili havas ŝancon por trovi laboron! Jes, jes, oni ja devas ŝpari, kaj tion la sinjoroj kompreneble faras je la kosto de malsatanta proletaro. Oni ja devas ŝpari: antaŭ kelke da monatoj la ministroj plialtigis siajn salajrojn je 1000 (unu mil) guldenoj po jaro. Kaj se oni ne elpremus la lastan viveron el mizera laboristo, oni ja ne povus pliagtigi la salajron de ministro je mil guldenoj «je nur mil guldenoj». Por ili ne sufiĉis 12 000—13 000 guldenoj po jaro, oni ankoraŭ devis aldoni unu mil, sed se senlaborulo ricevas po jaro 728 guldenojn da subteno, tiam tio estas multa, tiam tio estas malŝparo de la regna mono kaj — oni eksigas senlaborulojn el la listoj de ricevantoj de la subteno sub ĉiaj pretekstoj. Labesko, Aalsmeer.
La politiko de holandaj fervoj-sinjoroj
Antaŭ ne longe estas konfirmitaj novaj malplialtigitaj tarifoj (pasaĝeraj) por la holandaj fervojoj. La tarifoj validiĝos depost la 1. Julio k. j. kaj el ili denove videbliĝas la celkonscia klaseca agadmaniero de la burĝaj regantoj. Laŭ la novaj tarifoj estas malplialtigitaj la prezoj de la biletoj jene:
I. klaso je ĉ. 18% II. » » 15% III. » nur 8%
La prezoj de unutagaj tien-retro, biletoj estas malpliigitaj respektive samprocente, kaj nome proletaro uzas grandnombre tiujn biletojn, dimanĉe matene veturante eksterurben kaj vespere retrovenante.
La libertempaj biletoj por la I. kaj II. klasoj estas malpliigitaj, dum la III. klaso restos validaj la ĝisnunaj tarifoj.
La prezo de abonbiletoj por la unua kaj dua klaso estas rimarkeble malpliigita kaj tiuj de la tria klaso eĉ iom pliatigita. La lasta koncernas precipe la etkomercistojn, kiuj ĉiutage veturas urben kun korbo; la ovoj, butero, fiŝoj ktp. ĝis nun la jarabono por certa distanco estas ekz. 400 3/4 guld., depost la 1. Julio ĝi estos almenaŭ 408 guld. Jen vi vidas, kiel la sinjoroj ĉiel klopodas elpremegi el la malgrasa korpo de proleto por la utilo de la poŝoj de dikuloj (ĉar nur ili ĉe ni povas uzi la klasojn unuan kaj duan), la lastajn groŝojn. Denove doloriga bato en la vizaĝon de la proletaro! Labesko, Aalsmeer.
Pri edukado de proletaj infanoj en Holando
Ni vivas en la epoko de kulturo kaj rapida evoluo, tiu estas la penso, pri kiu eĉ neniu burĝeca homo dubas.
Sed ni iom rigardu, kiel statas la afero kun tiu rapida evoluo de la kulturo en Holando, pri kiu tiom laŭte kriadas koncernaj personoj.
Estas ja vero, ke tie-alie oni agas tre moderne. La demokrataj komunumestraroj fondas Montessori-lernejojn. Kompreneble nur unuopajn tie ĉi tie. Oni sendas komisionojn en aliajn landojn, por importi modernajn eduksistemojn kaj metodojn. La partoprenantaj profesoroj faras plezuran vojaĝon, retroveninte, verkas artikolojn kolonlongajn pri tio en burĝaj gazetoj je tiom kaj tiom granda honorario kaj — jen ĉio!
Tiel oni facile atingas la gloran reputacion de antaŭenemulo, progresemulo.
Sed en praktiko la edukado de grandaj popolamasoj estas iom alia. Tion asertas la ciferoj:
En la jaro 1878 estis por 1—30 lernantoj unu instruisto kaj nun por 1—48 unu. Tio laŭ la leĝo. En Amsterdam la komunumo aldonas monon kaj je propraj kostoj donas por 37 lernantoj 1 instruiston.
Plue en 1878 estis 2 instruistoj por 31—70 lernantoj kaj 3 por 71—120. Nun en la jaro 1926 estas la numeroj respektive 49—96 kaj 97—144.
— página 4 —
4 SENNACIULO
Ĉu tion oni povas nomi plibonigo de la popolklerigado?!
Kaj se oni atentas, ke laboristaj infanoj ĝenerale estas malpli evoluintaj, kaŭze de la medio, ekonomia mizero kaj ke la militjaroj estas ruinige influintaj al iliaj nervoj kaj sano, tiam oni devas konsideri, ke la nuntempaj infanoj bezonas multe pli da flegado, prizorgado kaj atenta edukado, ol iam antaŭe.
Tiele, ŝparinte monon de la instruistaj salajroj, nia kalvinista kapitalista registaro povis konstrui kelkajn modernajn lernejojn. Ĉu por ŝajna rekompenco pro la malpliigo de la nombro da instruistoj?
Sed se romaj-katolikaj kaj aliaj religiaj lernejoj devas esti fondataj, tiam oni facile trovas rimedojn por tio. Jes, la edukado ne jam estas sufiĉe malbona. La religia stultigo devas esti ankoraŭ pli fortigita. Kaj la instruistaro mem? Ĉu ĝi havas sufiĉe da aktiveco, sufiĉe da kompreno pri la situacio, por ĝia plibonigo? Ne. Tion oni povas vidi el la revuo de ilia organizaĵo «School en Huis». La nomita organo esperplene parolas pri la nova ministro de popolklerigo, pri la ministro, kiu en sia programo diris jenon: «. . . fondo de komisiono, kiu esplorus la eblecon pri plua malmultekostigo de popolklerigo . . .»
Pri ankoraŭ plia malmultekostigo!
Ho, ni jam konas tiun komisionemon!! La religiaj lernejsinjoroj certe serĉos klopodos, ke la ŝparoj ne estas efektivigitaj je la kosto de iliaj lernejoj. Kaj tiel oni ŝparos denove el la publikaj lernejoj, kies lernanto estas grandparte laboristaj.
La rezultatoj estas antaŭvideblaj!
Jen, per kia rimedoj kaj kiel la popolklerigo en Holando estas celkonscie direktata laŭ la interesoj de la reganta klaso. Labesko, Aalsmeer.
La kongreso de K. P. en Holando
Amsterdam, 22.—26. Majo 1926
Tre grava estis ĉi-kongreso en la historio de la kompartio. Lastatempe la partio luktis kun la «dekstrema» fluo en si, kiu fine rifuzis obei la EKI. resp. ankaŭ la partiestraron, malaprobante ĝian politikon.
En la komenco de la kongreso oni akre diskutis pri ĉi-afero kaj la rezultato estis, ke la dekstremaj delegitoj forlasis la kongresejon kaj kunvenis aparte. Ili reprezentis ĉirkaŭ 1/5 de la partianaro. La tri gvidantoj de la dekstra opozicio (van Ravesteijn, Wijnkoop, van Burink) ne estis venintaj al la kongreso. Poste la kongreso ilin ekspartianigis.
Cetere la kongreso fruktodone laboris.
Interkrampe: nun, du semajnojn post la kongreso jam du opoziciaj partisekcioj rekonis la decidojn kongresajn kaj forlasis la opozicion (unu el ili estas unu el la plej furiozaj kaj gravaj eksopozintoj!). Tiel certe ankoraŭ granda parto de la opozicio retrovenos al la partio, kaj ĝia unueco estos denove pli-malpli reestigita.
La ĝisnunaj atingitajoj ĉe la komunista proletaro holanda estas kontentigaj, kaj tion oni plejparte devas skribi en la konton de per-Esp. laboro. Niaj spertoj nin konvinkis, ke per-Esp. gazetservo estas bonega propagandilo. Neniajn «rezoluciklopodojn» ĉe kongresoj kaj estraroj! Nur per-Esp. laboro kaj — la rekonoj mem maturiĝos! Labesko (Aalsmeer)
Profita bilanco ĉe la ukrainia kooperacio
La ukrainia kooperacio lastatempe grave fortikiĝis: dum la lasta ekonomia duonjaro (Oktobro 1925 ĝis Aprilo 1926) la kooperativaro gajnis 20 000 000 rubl. da profito (pli ol 10 000 000 $).
La laborista (urba) kooperativaro estis antaŭe deficita (malprofit-dona), sed dum ĉi 6 monatoj ĝi donis 6 000 000 profiton.
Ankoraŭ pli kreskis la vilaĝa kooperativaro: dum la lastaj 6 monatoj fondiĝis 700 novaj kooperativoj en vilaĝoj.
En plej favora situacio troviĝas la konsuma kooperativaro: ĝi havas nun pli ol 30 000 000 rubl. (pli ol 15 000 000 $) da propra kapitalo. Dneprano
Kongreskomenco 6. Aŭgusto
ĉar la lasta ŝipo el Germanio kun kongrespartoprenontoj nur alvenos la 6. Aŭgusto matene en Leningrad.
Ĉu Marx eraris?
Ĉar la usonaj kamaradoj ne komplezas informi pri la viv- kaj laborkondiĉoj sub la regno de l’ dolaro, ni estas do devigataj ĉerpi sciigojn en burĝa gazeto. Se la ĉi-subaj informoj estas mensogaj, ni esperas, ke fine unu kamarado konsentas montri nies malverecon.
«. . . Antaŭ kelkaj monatoj, la usona oficejo por popolkalkulado esploris la interpartigon de akcioj en iu grupo da industriaj societoj: ĝi konstatis, ke ekde la jaro 1917 ĝis 1922, la nombro de aliaj akciuloj pligrandiĝis de 2 537 000 ĝis 5 050 000. La oficialaj statistikoj taksas, ke ĉe Usono, ekde 1902 ĝis 1924, la kiomo da posedantoj de transporteblaj havaĵoj triobliĝis kaj tiu de kapitalist-salajruloj duobliĝis.
Ni konsideru du industri-tipojn. En la jaro 1911, la «Standard Oil Co.» (Norma Oleo-Kompanio) en New Jersey kaj ĝiaj 33 filioj apartenis al 6078 personoj. Ok el ili posedis la duonon da akcioj. Hodiaŭ la akciuloj estas 300 000. La fervojaj kompanioj en la jaro 1916 enkalkulis 511 000 akciulojn. Komence de l’ jaro 1925, ili estas 807 000 kaj ilia meza parto en la kapitalo malgrandiĝis de 13 361 dolaroj ĝis 9000 . . .
Laŭ esploroj de s-ro R. S. Brookings, la 97 833 akciuloj de la kompanio «Bell Telephone System» (Bell Telefona Sistemo) apartenas al 98 diversaj profesioj. La pli grandaj pakaĵoj el akcioj, 119 300 kaj 43 900, estas posedataj de hejmmastrumistinoj kaj de komercoficistoj. Ĉiuj konstrufakoj estas reprezentataj en la akciularo: elektristoj (533), plumbistoj (516), masonistoj (733), brikistoj (156); ankaŭ la alĝustigistoj (1205), fervojistoj (1547), teksistoj (642), metalistoj (460). La taglaboristoj posedas pli da akcioj (4843) ol la industrilaboristoj (3332).
Pligrandiĝanta nombro da firmoj sisteme ebligas al siaj salajruloj fariĝi kunposedantoj. 1)
El la 123 751 akciuloj de la firmo «Armour and Co.» kaj de la «Swift Company» 56 000 estas ĝiaj oficistoj kaj laboristoj. 50 000 akciuloj de «United States Steel Corporation» (Usona Ŝtala Korporacio) el la 159 000 estas ĝiaj salajruloj. En 56 gas- kaj elektrokompanioj 38% el la oficistoj estas akciuloj. La procento atingas 75 en «Standard Gas and Electric Company» (Norma Gas- kaj Elektra Kompanio), 80 en «Northern States Power Company» (Povo Kompanio de la Nordaj Ŝtatoj) . . .»
La burĝa redaktoro, kiu komentas tiujn ciferojn, aldonas:
«Inter la kapitalo kaj la laboro ne plu ekzistas konflikto. Daŭras nur ebleco de konfliktoj inter fabrikejoj, kiam la ritmo inter la produktado kaj konsumado ĉesas akordiĝi. Malaperas la socia kontraŭeco. Nur ekonomiaj kontraŭdiroj postvivas. Tamen eĉ tiam daŭros ekzisti solidareco inter kapitalo, laboro kaj produktado en ĉiu entrepreno . . . La socialigo de l’ kapitalo fariĝas sensencaĵo, ĉar ĝi pli kaj pli celas esti la dispecigita propraĵo de ĉiuj . . . Nur prikonsiderindaj restas la problemoj pri ekonomia antaŭkalkulado kaj profesia kooperado . . .» (El «Le Temps», [Paris] 13. VI. 1926).
Nun mi esperas, ke la spertaj marksistoj-SAT-anoj bonvolos liveri al ni klarigojn pri tiu neantaŭvidita fenomeno, kiu ŝajnas kontraŭdiri la teorion pri senĉese pligrandiĝanta koncentrigo de kapitalo en la manojn de kelkaj individuoj.
Eĉ se ni eltrovos, ke mensogis la burĝa redaktoro, publikigante liajn dirojn ni almenaŭ liveros bonan okazon por pridiskuti temon tre interesan. La SAT-anoj ja ne devas esti kreduloj, sed objektive pensantaj homoj, kiuj senĉese esploras ĉu la faktoj pravigas la doktrinon.
Situacio de laboristoj en pola Silezio
Pasintan semajnon venis en Varsovion delegitaro de senlaboruloj el pola Silezio, konsistanta el 37 pers.
Laŭ illa raporto en Silezio estas nun 120 mil senlaboruloj, el kiuj nur 70 ricevas ŝtatsubvencion. Situacio de senlaboruloj estas des pli malbona, ke kareco kreskas pli kaj pli rapide. La delegitaro ekpostulis ĉe registaro subvencion.
- «Nur en stato de malgranda industrio la laboristo povas esti posedanto de siaj produktiloj . . .» „La Kapitalo», pĝ. 277, IV. volumo de la franclingva eldono. Iuelie
— página 5 —
≡ DISKUTEJO ≡
Pri «frontunueco»
MALĜUSTA ESPRIMO. — En Januaro ¹) k-do Zilberfarb laŭdinde invitis la SAT-anaron al larĝa diskutado pri «unuecfronteco» en nia organizo. Jam forpasis kvin monatoj kaj mi konstatas, ke la inviton atentis malmultaj k-doj.
Kion ni konkludu el tio? Ĉu do la temo interesa ne estas? Ĉu la danĝero, pri kiu parolis nia k-do, ne ekzistas? Aŭ ĉu mankas en niaj vicoj diskutema vigleco?
Mi starigas la demandojn, sed ne provos ilin respondi, ĉar tion fari mi povus nur tre subjektive. Sed notinda estas la fakto, ke ĝis nun sole tri k-doj opiniis utila konigi en «Senn.» sian vidpunkton pri frontunueco en SAT.
Kvankam tre malfrue, mi tamen volas hodiaŭ iomete kontentigi k-don Zilberfarb, montrante, ke estas almenaŭ kvar SAT-anoj, kiuj konsentas pridiskuti la proponitan temon.
Ĝi ja estas diskutinda. Mi nur bedaŭras, ke tiu diskuto okazigos multe da rediroj. Sed ĉar la sperto montras, ke la celo kaj taskoj de SAT estas mis- aŭ eĉ tute nekomprenataj, necesas do forbalai la amason da eraroj kaj fantaziaĵoj, kiuj baras al la normala malvolviĝo de nia Asocio.
Estas ja bedaŭrinda fakto, ke tro da k-doj ne komprenis ĝis nun, ke SAT devas havi tute apartan karakteron, tute difinite limigitan kampon. Tro multaj emas konsideri nian organizon kvazaŭ filion de sia partio, aŭ eĉ kiel ian partion, se ili estas senpartiuloj. Tial, malgraŭ multaj deklaroj kaj dum kongresoj unuvoĉe akceptitaj rezolucioj, la emo enkonduki en SAT la disputpunktojn, kiuj disigas la laboristan movadon, estas ĉiam sentebla. Tia emo rezultas el tio, ke la disputemuloj ne havas klaran ideon pri tio, kio povas esti esperantista tutmonda Asocio.
Pruvon pri tio mi eĉ trovas en la terminó uzata de k-do Zilberfarb kaj de aliaj, por difini la celon de SAT.
La termino «frontunueco» havas historie politikan sencon. Ĝi signifas, ke la proletara klaso estas dise organizata, ke tiu diseco kaŭzas ĝian malforton kaj, sekve, ke en kelkaj okazoj malsamaj organizoj devas kunigi siajn fortojn, por pli sukcese kontraŭbatali la kapitalistaron. Mi ne bezonas citi ekzemplojn, kiujn certe ĉiu havas ĉe la memoro.
Frontunueco ne signifas unuecon en unu sola organizo, sed nur okazan komunan agadon. Nu, ĉu tia estas la demando, kiam temas priparoli la celon kaj taskojn de SAT? Tute ne. Povus temi pri frontunueco se, ekzemple, nia asocio proponus al UEA en iu cirkonstanco komunan agadon por iu difinita kaj limigita celo. Tiam la termino «unuecfronteco» estus uzata laŭ ĝia vera senco.
¹) Vidi la n-ojn 68 kaj 69 de «Senn.».
Sed k-do Zilberfarb ne eĉ aludis pri tia kunlaborado; sekve la termino elektita ne respondas al la realo; ĝi nur povas krei konfuzon kaj miskomprenon; ĝi sekve devas esti forlasata.
ORGANIZUNUECO. — Necesas ekrigardi la ĝeneralan staton de l’ laborista Esp.-movado kaj sin demandi, ĉu la vidpunkto de la iniciatintoj de SAT estis ĝusta aŭ ne. Ĉu ili pravis, penadante arigi la laboristajn Esp-istojn el ĉiuj tendencoj en unu solan organizon?
Utilas rememori, ke, antaŭ kelkaj jaroj, ne mankis pesimistoj, kiuj profeteme asertis, ke tia entrepreno estas tute neefektivigebla; ke estas perdi tempon klopodi, por ke anarkistoj, komunistoj, socialistoj, sindikatistoj kunlaboru en sama asocio.
Skeptikaj tiaj diroj pli ol unu fojo trafis nin. Kaj estas konfesende, ke mi mem ne estis senigita je duboj pri la ebleco de sukceso. Sed, aliparte, mi havis la firman konvinkon, ke ne estas alia bazo por ekzisto de ·viv· kaj laborkapabla organizo esperantista, ol tiu, nome: kunlaborado de ĉiuj Esp.-laboristoj sen diferenco pri partio aŭ tendenco. Aliel povas ekzisti nur mizeraj sektetoj.
Malgraŭ duboj, kritikoj kaj eĉ mokoj, ni do persiste laboradis, por efektivigi la «neefektivigeblan» planon.
Ĉu ni sukcesis? Por respondi tiun demandon, sufiĉu memorigi, ke baldaŭ SAT kongresos por la sesa fojo; ke kvankam malrapide, ĝia anaro plinombriĝas ĉiujare; ke ĝia eldonforto kreskas konsiderinde. Unuvorte sufiĉu noti, ke nia asocio estas la sola kun UEA, kiu povas iomete fieri pro sia tutmondeco kaj pro tio, ke fakte ĉiutage ĝi aplikas Esp-on.
Sekve la entrepreno, kiu, antaŭ 5—6 jaroj, ŝajnis al malnovaj spertaj Esp.-istoj tute neefektivigebla, tamen ekzistas, prosperas, funkcias . . .
La organizunueco estas do, bazo, sur kiu oni povas konstrui; ĝi eĉ estas la sola, kiu ebligas la ekziston de impona kaj laborkapabla asocio. Sesjara sperto ja montris la eblecon de kunlaborado inter anarkistoj, komunistoj, socialistoj, sindikatistoj.
NECESA KAJ SUFIĈA KONDIĈO POR KUNLABORADO. — Por ke la kunlaborado de diversopiniaj elementoj estu ebla en sama organizo, necesas, trovi la punktojn, pri kiuj eblas la ĉies interkonsento. Necesas plie, limigi severe la kunlaboradon je la difinitaj punktoj. Se la limoj estas transpaŝataj, tuj okazas disputoj, malkonsento — fine disiĝo.
Ni do difinu la punktojn, pri kiuj estas eble atingi interkonsenton.
La unua punkto estas jena: 1. Neceseco kunagadi, por trudi al ĉiuj laboristaj organizoj la alprenon de Esp-o. 2. Tia altrudo ne povus esti atingata per nura propagando de la lingvo; necesas do montri per faktoj, ke ĝi ekzistas, funkcias, utilas.
- La nombro de k-doj bone scipovantaj Esp-on, kapablaj verki, raporti aŭ traduki, estas relative tre malgranda; konsekvence necesas la kuniĝo de ĉies fortoj sen atento pri partieco aŭ diversopinieco rilate al aliaj demandoj.
Ĝis tiam ĉio iras glate. Necesas nun limigi en la praktiko la kampon de l’ konsentebla kunlaborado. Kaj jen aperas la malfacilaĵo.
Nun ŝajna malfacilaĵo, tamen. La vojo ebeniĝas, se ĉiuj konscias pri la neceseco forigi la rokojn aŭ preterpasi ilin. Kompreneble, se mallarĝe vidantaj obstinuloj aŭ blindaj fanatikuloj ne volas atenti la barojn, aŭ eĉ penas plinombrigi ilin, la komuna irado ne povas daŭri longe. Sed tiaŭloj estas certe malmultnombraj; ili povas nur iomete ĝeni, sed ne haltigi la antaŭeniradon.
Plej bona pruvo pri utiligebleco de Esp-o estas tio, ke k-doj povas per la SAT-aparato ricevi helpon en serĉado de laboro, dum vojaĝo, aŭ por fari enketojn. Nu, ĉu ne estas fakto, ke jam ofte okazis, ke komunista SAT-ano ricevis helpon aŭ servon de anarkisto, de socialisto — aŭ inverse? Kaj kiu neos, ke, rilate tian servadon, asocio estas des pli kapabla, ju pli ekzistas urboj kaj lokoj, en kiuj ĝi havas membrojn? Sekve pri tiu unua punkto kunlaborado estas profita — do ebla kaj sekve nepre alcelenda.
Sed ne ĉiu Esp-isto vojaĝas, enketas ktp. Kian do profiton havos la aliaj k-doj per sia aliĝo al SAT?
Oni povus respondi, ke sufiĉas deziri la sukceson de Esp-o en la laboristaj medioj, por havi intereson subteni la organizon, kies utileco por tion atingi estas plejege certa.
Tamen mi preferas diri, ke la praktikado de nia lingvo ne limiĝas je la nuraj okazoj priparolitaj ĉi-supre. La eldono de gazetoj, de libroj ktp. estas ankaŭ praktika aplikado de Esp-o. Ĉiu ja konsentas, ke la ekzisto de ampleksa literaturo estas treege grava por la mondlingva movado.
— Vi alvenas al la tikla punkto, avertas min iu skeptikulo. Kion vi eldonu? Kion vi publikigu?
— Estas fakto, ke ĝis nun la malkontentoj ĉefe okazis pro publikigitaj aŭ rifuzitaj artikoloj. Kredeble pri tiu aparta demando ni ne ankoraŭ trovis la ĝustan respondon. Almenaŭ estas certe, ke ne ĉiuj kunlaborantoj de la SAT-organoj komprenis la necesecon eviti la pritraktadon de demandoj — eĉ de faktoj — kiuj riskas enkonduki disputojn nepre forigendajn.
Oni tamen ne miru pro tio. SAT estas ja tro juna organizo, por ke jam ekzistu ĉe siaj membroj la speciala kaj nepre kulturenda spiritostato, obliganta senpene lasi flanke la dornajn kaj disputigajn temojn.
En naciilingvaj gazetoj furiozas la polemikuloj. En kunvenoj kaj kongresoj la gvidantoj de iu partio insultas la aliapartiajn gvidantojn. Insultoj respondas al insultoj. En tia febra atmosfero vivas multaj el niaj membroj. Estas do memkompren-
— página 6 —
eble, ke ili emas kunporti en la asocion iom da polemika febro.
Necesas kuracilo kontraŭ tia febro. Kaj ne ekzistas alia ol la firma konvinkiĝo, ke estas ega malsaĝaĵo, plej grava sensencaĵo, plej evidenta nekompreno pri la celo kaj taskoj de nia organizo, transporti en ĝin la temojn pridisputatajn en aliaj organizoj. Mi ne volas diri, ke tiuj polemikoj estas malnecesaj en la koncernaj organizoj. Mi nur asertas, ke la disputantoj devas disputi ĉe la disputejo mem kaj ne en SAT.
Bonan pruvon pri tiu emo, fari el SAT filion de partio kaj sekve enkonduki la disputpunktojn, kiuj disigas la laboristan movadon mi trovas en la artikolo subskribita Katilina kaj aperinta en la n-o 75 de «Senn.», responde al k-do Zilberfarb. Katilina, kiu titolis sian artikolon: «Frontunueco aŭ vera klasbatalo», skribas interalie: «Difini la celojn de SAT kiel realan proletan agadon kaj fidi pri la kunlaborado de ĉiuj proletaj direktoj — ĉu jen ne estas la kontraŭdiro en premisoj?» Kaj pli poste: «Ni estu elprenendaj: SAT unuecfronta, senseksa, lingvoscienca proleta organizajo, aŭ SAT unudirekta revoluciema proleta batalanto?!»
Tiu eltiro sufiĉas por klare montri, kiagrade Katilina eraras en la kompreno pri la celo kaj taskoj, kiujn povas plenumi tutmonda Esp.-organizo. SAT estu unudirekta proleta batalanto. Vere! Nur tio? — Kia sensencaĵo! Ĉu do la kelkmilmembra SAT devas organizi kaj gvidi la revolucian movadon? Por kio do utilas la partioj kaj organizoj, kiuj ĝuste difinis al si tiun taskon? Se SAT estus eĉ 100 000 membra, ĝi ne devus okupiĝi pri organizado de ribeloj; samkiel estus sensence, se ĝi volus organizi kaj direkti strikojn. Ekzistas ja por tio sindikatoj.
Se nia asocio agus laŭ la deziroj de nia konspirema k-do, la politikaj partioj kaj lab. organizoj rajtus malpermesi al siaj membroj aparteni al tia asocio, kiu faras konkurencan kaj sekve disigan laboron.
Ni ne fantaziu. Kiel SAT-anoj ni estu modestaj. Kiam eksplodos revolucio, ni partoprenu ĝin, sed ne sub la standardo de SAT mem, sed sub tiu de la organizoj, kiuj difinis al si tiun taskon. Kiam okazas striko, la SAT-anoj striku, se ilia sindikato ordonas ĉesi la laboron. Sed ni ĉiuj konsciu, ke ribelado kaj strikado ne estas SAT-afero. La tasko de nia asocio povas esti nur tute alia.
Ĉu tio signifas, ke ĝi estas nenecesa? Tute male. La SAT-anoj estas ja klasbatalemaj kaj deziras la venkon de l’ proletaro sur la tutmonda skalo. Ili estas firme konvinkitaj, ke tia revolucio estus tre pli facile organizebla, se ne ekzistus la lingvaj baroj. Ili ĉagrene konstatas, ke la revoluciaj partioj kaj sindikatoj malatentas tiujn barojn. Tial ili opinias necesa la ekziston de aparta asocio kun speciala kaj difinita celo, nome laboradi, por detrui tiujn lingvajn barojn.
Jen kia nur povas esti la modesta sed necesa tasko de SAT. Ĉio cetera estas nebule elpensita fantaziaĵo.
Ĉar ne povas temi pri «unudirekta», «revoluciema», do politika agado, jen kial estas ebla en SAT la kunlaborado sur limigita kampo de ĉiuj senescepte Esperantistoj, kiuj celas «utiligi praktike Esp-on por la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda», kiel estas dirite en nia statuto.
Resume, por ke estu ebla la komuna agado en iu ajn asocio, NECESAS, ke la membroj interkonsentu pri kelkaj gravaj punktoj; kaj SUFIĈAS, ke ili severe limigu sian agadon en la asocio je la prikonsentitaj punktoj.
Tiun kondiĉon neniam forgesu la SAT-anoj. (Pluo sekvos) E. Lanty.
≡ ATEISMO ≡
Floreto el roma marĉo
En paroĥo Górka Pabjanicka antaŭulo de nuna paroĥestro propramaniere tondis siajn paroĥanojn. Du fraŭlinoj Kacprzak edziniĝis: unu post alia dumsemajne. Dum paroĥaj formulaĵoj antaŭgeedziĝaj fianĉo demandis la paroĥestron:
— Kiom kostas geedziĝo?
— 200 florenojn, fratećjo — respondas modeste diservulo.
— 200 florenojn? Pasintan semajnon paroĥestro ja edzinigis mian fratinon por 100 florenoj!
— Vere, vere, fratećjo . . . Sed la cia estas duoble pli bela ol la fratino, do pago por geedziĝa sakramento devas esti duobla. — La fianĉo ne havis argumentojn.
Evolucio, Revolucio kaj Anarkisma Idealo
de Elisée Reclus
Evolucio estas la senfina movado de ĉio ekzistanta, la senĉesa transformiĝo de Universo kaj ĉiuj ĝiaj partoj, de la eternaj originoj kaj dum la senfino de la jaroj. La faktaj vojoj, kiuj ekaperas en la senlimaj spacoj, densiĝas kaj disneniiĝas dum milionoj kaj miliardoj da jarcentoj; la steloj, la astroj, naskiĝantaj, agregatiĝantaj kaj diseriĝantaj; nia suna sistemo kun ĝia centra astro, ĝiaj planedoj kaj lunoj; kaj, inter la malvastaj limoj de nia eta terglobo, la montoj, kiuj subite estiĝas kaj foriĝas; la oceanoj, kiuj formiĝas por enkaviĝi poste; la riveroj, kiujn oni vidas ekflui en la valoj, poste elvaporiĝi kiel matena roso; la generacioj da kreskaĵoj, bestoj kaj homoj sinsekvantaj kaj niaj milionoj da nerimarkeblaj vivoj, de la homo ĝis la muŝeto, ĉio tio estas nur fenomeno de la granda evolucio fortrenanta ĉion en sia senfina turniĝo.
Kompare kun tiu ĉefa fakto de la evolucio kaj de la universala vivo, kio estas ĉiuj tiuj etaj okazintaĵoj nomitaj revolucioj: astronomiaj, geologiaj aŭ politikaj? Nur vibroj preskaŭ nesenteblaj, nur ŝajnoj se tiel oni povus diri. Miriade kaj miriade revolucioj sinsekvas en la universala evolucio: sed tiom malgravaj kiom ili estas, ili partoprenas en tiu senfina movado.
Tiel scienco vidas nenian kontraŭecon inter tiuj du vortoj evolucio kaj revolucio, tiel similaj, sed kiuj, en komuna lingvo, estas uzataj en senco tute diferenca de sia unua signifo. Malinklinemaj vidi en ili faktojn samspecajn, nur diferencaj laŭ la amplekso de la movado, la tro timemaj homoj, timigitaj antaŭ ia ajn ŝanĝo, afektas doni al la du vortoj sencon absolute kontraŭan. Evolucio, sinonimo de iompostioma disvolviĝo, senĉesa en la ideoj kaj moroj, estas prezentata, kvazaŭ ĝi estus la malo de tiu timigaĵo «Revolucio», kiu envolvas ŝanĝojn pli malpli subitajn en la faktoj. Kun ŝajniga entuziasmo, aŭ eĉ sincera, ili paroladas pri evolucio, pri la malrapidaj progresoj efektiviĝantaj en la cerbaj ĉeletoj, en la sekreto de la inteligentoj kaj koroj; sed oni ne parolu al ili pri la abomeninda revolucio, kiu, elirante subite el la spiritoj, eksplodas sur la stratojn, iafoje akompanata de kriegoj de la amaso kaj bruego de la armiloj.
Ni konstatu unue, ke oni elmontras sian nescion, imagante inter evolucio kaj revolucio kontraston de paco kaj milito, de dolĉeco kaj perforto. Revolucioj povas efektiviĝi pace, sekve ŝanĝo de subita en la medio, nepriganle returniĝon en la interesoj; same evolucioj povas esti treege penigaj, miksitaj de militoj kaj persekutadoj. Se la vorto evolucio estas volonte akceptata de tiuj, kiuj vidas la revoluciulojn kun abomeno, t. e. ĉar ili ne komprenas ĝian valoron, tial ke la aferon mem ili absolute ne volas. Ili certe parolas pri progreso ĝenerale; sed ili forpuŝas progreson aparte. Ili opinias, ke la socio, tiom malbona kiom ĝi estas, kaj tiel kiel ili mem ĝin vidas, estas konservinda; sufiĉas, ke ĝi realigu ilian Idealon: riĉeco, potenco, ŝatateco, bonstato. Tial, ke ekzistas riĉuloj kaj malriĉuloj, potenculoj kaj subuloj, mastroj kaj servistoj, cezaroj, kiuj ordonas batalon kaj gladiatoroj irantaj al morto, la sagaculoj nur bezonas sin turni flanken de la riĉuloj kaj mastroj, kaj iĝi korteganoj de cezaroj. Tiu socio disdonas panon, monon, oficojn honorajn, nu! la spirituloj agu tiamaniere, ke ili havu sian parton, kaj la plej larĝan kiel eble el ĉiuj donacoj de la sorto. Se ia bona stelo, zorginte je ilia naskiĝo, antaŭgardis ilin kontraŭ ia ajn batalo pri la vivo, donacinte al ili, kiel heredaĵon, la necesan kaj superfluon, pro kio ili plendus? Ili penas konvinkiĝi, ke la tuta mondo estas tiel kontenta kiel ili estas; se satmanĝis homo ĉiuj homoj bone tagmanĝis! Koncerne la egoistulon, kiun socio ne riĉe provizis tuj en lia lulilo, kaj kiu, por si mem, malkontentiĝas pro la ĝenerala stato, ĉu li almenaŭ ne povas esperi situacion, konkiri per intrigo aŭ flatoj, per favora okazo, aŭ eĉ per peniga laboro, je la servo de la potenculoj. Kian signifon
— página 7 —
Kongreskaravanoj al Leningrad
LONDON—LENINGRAD
Klopodoj de niaj sovetlandaj k-doj ĉe la rusa ŝip-kompanio «Sovtorgflot» sukcesis garantiatan rabaton de 40%. Do, la prezo por veturado de London ĝis Leningrad enklusive la manĝajo kaj dormtolajo estas nun: 6 funtoj, 12 ŝilingoj — reen 66 rubloj.
La ŝipoj forveturos Londonon: Ŝipo «Sovet» 23. VII., vespere, alveno en Leningrad 29. VII., matene; ŝipo «Herzen» (Gercen) 30. VII., alveno en Leningrad 5. VIII., matene.
Tion nur por nuna informo, certe k-do Sons-Anglio en la sekvanta n-o aŭ per cirkulero donos pli detalajn informojn al la k-doj, partoprenontaj tiujn karavanojn. La rabato estos donata kontraŭ montro de la kongreskarto aŭ delegit-legitimacio de Esp.-organizajo.
GERMANIO—LENINGRAD
Ekzistas du eblecoj veturi Leningradon per ŝipo, nome de Stettin kaj de Hamburg. De Hamburg ni povus veturi per rusa ŝipo sub samaj kondiĉoj kiel supre cititaj (sub London—Leningrad). De Stettin ni nur povas veturi per germana ŝipo. Pro tio ni decidis formi du karavanojn (de Hamburg kaj de Stettin po unu).
Hamburg—Leningrad. La ŝipo «Jutar» forveturos el Hamburg la 25. VII. vespere kaj alvenos en Leningrad la 30. VII. matene. — La ŝipo «Jamal» forveturos el Hamburg la 1. VIII. vespere kaj alvenos en Leningrad la 6. VIII. matene. La veturprezo estas de Hamburg ĝis Leningrad kun manĝaĵo kaj dormtolaĵo 60 markoj. Sur la ŝipo nur estas unu klaso (kiu laŭ la diroj de la kompanio egalas al la unua klaso de vaporŝipaj linioj).
Stettin-Leningrad. La ŝipo de la Stettina vaporŝipkompanio forveturos el Stettin la 31. VII., posttagmeze je la dua. Interferdeka loko, do tria klaso, unu veturo kostas 80 mk. Ferdeka loko sen manĝajo kaj sen garantio por dormejo kostas 40 mk. Ŝajnas, ke nur la lastan lokon intencas okupi kelkaj k-doj nehavante la sufiĉan monon por elspezi pli por la veturo. Sed por tiu loko la ŝipkompanio promesis superkovri la malantaŭan ferdekon per oelita tuko kaj liveri krom tio pajlajn dormmatracojn.
Ĉar do ne jam estas tute klara la afero, kaj ĉar ni laŭeble povu doni al ambaŭ ŝipkompanioj certajn informojn, ni petas, ke la k-doj anoncu ankoraŭfoje al la suba adreso, per kiu ŝipo ili intencas veturi. Certe la plej multaj preferas veturi nun de Hamburg. Sed tion ni devas anonci al la koncerna kompanio plej frue. Krome ni ankaŭ devas informi la alian ŝipkompanion. Do, ankaŭ k-doj veturontaj per la ŝipo de Stettin senprokraste anoncu tion. Kaj tiuj k-doj, kiuj ne povos veni antaŭe al Leipzig, sendu la monon (40 mk. poŝtmandate) al la suba adreso por prizorgo de la ŝipkartoj ktp. Kiamaniere vi ricevos la ŝipkartojn, vi sciiĝos per cirkulero pli detala.
K-doj, antaŭe vizitontaj Leipzig, atentu jenon: Kiuj veturos per la ŝipo de Hamburg, estu almenaŭ sabaton (31. VII.) vespere en Leipzig. La vagonaro forveturos de Leipzig (rapidigita vagonaro 4. klaso) vespere je la dekunua. Do, vi venu aŭ al k-do Bässler aŭ atentu en la stacidomo. La k-doj, uzontaj la ŝipon de Stettin kaj antaŭe venonte al Leipzig, almenaŭ estu en Leipzig vendredon (31.VII.) tagmeze. Ili anoncu sin ankaŭ tuj poŝt alveno ĉe k-do Bässler, kiu loĝas tute proksime de la ĉefstacidomo. Otto Bässler, Leipzig, Gerberstr. 24, H.
Abortoj en Sovetio
Laŭ statistikaj datoj nuntempe en Sovetio okazas 150 000 abortoj ĉiujare, el ili 65 000 en vilaĝoj. En urboj ¾ de la abortoj okazas oficiale, t. e. per kuracistoj, en malsanulejoj, kaj nur ¼ neoficiale, per fuŝistinoj. Sed en la vilaĝoj, bedaŭrinde, ankoraŭ 60% okazas neoficiale. En Moskvo 1924 estis registritaj 14 000 abortoj, en Leningrad 1925 — 7000. En la naciaj respublikoj, tatara, kirgiza ktp., abortoj — pro religiaj kondiĉoj — estas pli malgraviĝoj ol en Rusio. 1000 virinoj ĉiujare mortas en Sovetio pro aborto. III. Tutunuiĝa Konferenco por Gardo de Patrineco kaj Infaneco decidis kontraŭbatali abortojn per plej larĝa diskonigo de rimedoj kontraŭ gravediĝo. H. Frank, Perm.
havus por li socia evolucio? Evolucii cele al riĉeco estas lia sola ambicio. Malinklinema celadi al justeco por ĉiuj, sufiĉas al li aspiri al privilegio por sia propra persono.
Tamen ekzistas timemaj spiritoj, kiuj honeste kredas al evolucio de la ideoj, kiuj malprecize esperas korespondantan transformiĝon de la aferoj, kaj kiuj tamen, pro sento de instinkta timo preskaŭ fizika, volas, almenaŭ dum vivo, eviti ian ajn revolucion. Ili elvokas kaj samtempe elpelas ĝin; ili kritikas la nuntempan socion, kaj revadas pri estonta socio, kvazaŭ ĝi devus subite realiĝi, dank’ al ia mirakto, sen ia ajn rompiĝkrako okazinta inter la pasinta mondo kaj la estonta. Nekompletaj estaĵoj, nur la deziron ili havas, sed ne la penson: ili imagas, sed ne scias voli. Apartenantaj samtempe al la du medioj, kaj fatale kondamnitaj ilin ambaŭ perfidi, en la socio de konservativuloj ili estas elemento de ruinigo per siaj ideoj kaj paroloj, en tiu de revoluciuloj ili fariĝas troege reakciuloj, jure forlasante siajn dumjunecajn instinktojn, kaj similaj al la hundo priparolita en Evangelio, reirantaj al tio, kion ili vomis. Tiel, dum la Revolucio, la plej ardaj defendantoj de la malnova reĝimo estis tiuj, kiuj iam ĝin persekutis: de pioniroj ili fariĝis renegatoj! Tro malfrue ili ekkomprenis, kiel la mallertaj magiistoj de la legendo, ke ili estis senbridigantaj tro timindan fortegon por sia malforta volo, por siaj timemaj manoj.
Alia klaso da evoluciuloj estas tiu de individuoj, kiuj, el la tuto de la efektivigindaj ŝanĝoj, nur vidas nun, kies realigon ili celas metode, animstreĉe, rigore, tute nezorgante pri aliaj transformiĝoj. Antaŭ ĉio ili limigis sian laborkampon. Kelkiuj lertuloj volis tiamaniere paciĝi kun siaj konsciencoj, kaj labori por estonta revolucio, sendanĝere por si mem. Pretekste dediĉi siajn penojn al baldaŭa reformo, ili ne plu vidas ian ajn superan idealon, kaj forpuŝas ĝin, eĉ kolere, por ke oni ne suspektu ilian al ĝi partoprenon. Aliaj pli honestaj, aŭ tute respektindaj, eĉ iel utilaj al la efektivigo de la granda ellaboraĵo, estas tiuj, kiuj celas efektive, pro malvasteco de spirito, nur unu progreson. La sincereco de ilia penso kaj konduto ilin metas super kritiko; ni nomas ilin «fratoj», kvankam konstatante ĉagrene kiom malvasta estas la batalkampo en kiun ili enfermiĝis, kaj kiamaniere, per sia nura kaj speciala kolero kontraŭ unu maljustaĵo, ili ŝajnas konsideri kiel justaj ĉiujn aliajn maljustaĵojn.
Mi ne parolas pri tiuj, kiuj elektis, kiel celojn cetere bonegajn, ĉu reformon de ortografio, ĉu reguligon de la horo, aŭ ŝanĝojn de meridiano, ĉu forigon de korsetoj aŭ felĉapoj; sed ekzistas propagandoj pli seriozaj, ne ridindaj, postulantaj ĉe siaj ĉefroluloj kuraĝon, persistemon kaj sindonemon. Tuj kiam revoluciulo konstatas ĉe la novigemuloj perfektan honestecon, fervoran sindonemon kaj malatenton al danĝero, li ŝuldas al ili sian simpation kaj respekton. Ekzemple: Kiam ni vidas virinon kun puraj sentoj, nobla karaktero, sendifekta laŭ ĉies opinio, malsupren veni al la prostituino, kaj diri al ŝi: «ci estas mia fratino, mi kuniĝas al ci por batali kontraŭ la policano, kiu cin insultas kaj metas la manon sur cian korpon; kontraŭ la polica kuracisto, kiu arestigas cin per policistaĉoj kaj cin seksatencas per sia vizito; kontraŭ la tuta socio, kiu malestimas cin, kaj cin piedpremadas»; neniu el ni, pro ĝeneralaj konsideroj, malfacile konsentus sian respekton al la kuraĝa evoluciulino, batalanta kontraŭ la malĉasteco de la oficiala mondo. Sendube ni povus diri al ŝi, ke ĉiuj revolucioj interligiĝas, ke la ribelo de individuo kontraŭ la ŝtato rilatas al la punlaborulo, same kiel al la prostituino; tamen ni ne malpli admiras tiujn, kiuj bone batalas sur tiu mallarĝa limigita kampo. Same ni konsideras kiel heroojn ĉi-tiujn, kiuj en ia ajn lando, dum ia ajn jarcento, sin oferis por komuna afero, sen kaŝita penso, kia ajn mallarĝa estis ilia horizonto! Ĉu el ni ilin emocie salutu, kaj diru al si: «ni lernu ilin egali sur nia batalkampo, tiom pli vasta, ĉar ampleksiganta la tutan terglobon. (Daŭrigota)
— página 8 —
KRONIKO
Aŭstrio
Wien. La 12. Junio okazis kunveno de SAT-anaro. Ĝin partoprenis ĉirkaŭ 50 SAT-anoj. Kiel tagordo oni decidis: 1. V. SAT-Kongreso. 2. SAT-laboroj. 3. VI. Kongreso. La kunsido elektis 2 revizorojn, kiuj havas la taskon, finfine postuli kaj aranĝi la finkalkulon de la kongreskomitato. Unuanime oni kondamnis, ke nun kelkajn semajnojn antaŭ la VI. Kongreso, la komitato de la V. Kongreso ankoraŭ ne trovis necesa la finkalkulon kaj la raporton pri la V. Kongreso kaj eĉ opiniis senvalore ĉeesti la kunsidon. Poste estis priparolata la interrilatoj de SAT kaj ALLE. Oni akceptis proponon, kiu postulas enpresigon de favoraj artikoloj en la organoj de ambaŭ asocioj rilate al la alia organizaĵo. Fine oni decidis de nun pli regule kunveni, laŭplane organizi la SAT-movadon kaj membrovarbadon kaj oni decidis starigi komisionon, kiu havas la taskon regule raporti pri la movado al «Senn.» kaj verki pri la aŭstriaj cirkonstancoj artikolojn. Estis interkonsentite, de nun disvolvi planan laboron, por ke de nun ne dependu la progreso de SAT en nia urbo kaj lando de la nura hazardo. Per la alvoko kune labori kaj per la Internacio finiĝis la bonevizitata kunsido. La tagordo estos daŭrigata en venonta kunsido. SAT-ano 4282
Germanio
Halle. Ammendorfaj SAT-anoj veturigis festveturilon en la festdemonstracio okaze de la regna laborista sport-tago en Germanio, okazinta je la 6. Junio, kaj en Ammendorf kune kun inaŭguro de nova sportplaco. La aranĝo de ĉi-veturilo celas figure demonstri al la laboristaro la faman devizon: «Proletarioj el ĉiuj landoj, unuiĝu» per Esperanto! SAT-ano 2002
Untermenzing apud München (Bavario). Post propagandoparolado de k-do 30 novevarbita SAT-ana k-do 5129 klopodis aranĝi komencantan kurson. La sukceso estis 28 eklernintoj. Nun post paso de kurso ni aranĝis lunde, la 21. Junio specialan kunsidon, kiu celis, fondi la grupon. Ni sukcesis ĉiujn finlernantojn (20) anigi la LEA por la germanlingvaj regionoj. Unu estas SAT-ano. Ni sendas al la tutmonda sennaciularo nian plej sinceran, koran fratsaluton. Ni ĝojus, ricevi kuraĝigajn adresojn. Adreso de la grupo: Karl Weber, Untermenzing bei München, Germanio, Neumeierstrasse 21. 1810
Svedio
Stockholm. «Signalen», gazeto por fervojistoj, la 10. kaj 17. Junio enhavis artikoletojn pri «Senn.» kaj «S. R.». La artikoloj montras la taŭgecon de Esp-o kiel mondlingvon, precipe por personoj havante intereson scii pri vivkondiĉoj por alilandaj laboristoj, kaj ke la mencitaj revuoj estas plej bonaj iloj por trovi tiajn sciigojn.
Esperanto en sveda sindikata gazetaro. Dum pli ol du jaroj ni havis konstantan Esp.-kolonon en la gazeto de Sveda Fervojista Asocio «Signalen». Ĝi estas bone redaktita de nia k-do parlamentano Ernst Eriksson. Tiu gazeto ankaŭ enhavis tutan kurson de Esp-o.
Nun ankaŭ la organo de Sveda Marista Unio «Sjsemannen» komencis publikigi kurson, ellaborita de k-do Einar Adamson. Per la laboro de Sveda Laborista Asocio oni nun instigis la gazeton de Sveda Frizista Asocio («La Frizisto») agiti Esp-on. En ĝia lasta n-o estis artikolo pri Esp-o kaj en venonta n-o komenciĝas kursoj, redaktita de k-do Adamson.
Ankaŭ la gazeto de Sveda Poŝtista Asocio («La Poŝtisto») ofte havas artikolojn pri Esp-o kaj tradukitaj el Esp-o. Tian laboron prizorgas k-do Ernst Eriksson.
En la gazeto de telefonlaboristoj «Mikrofon» ni ofte renkontas artikolojn pri Esp-o, skribitajn de k-do Arvid Agren en Eskilstuna.
Malrapide venas rezultoj, sed iom post iom ni certe atingos videblajn venkojn.
KORESPONDADO
TARIFO
Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.
MALLONGIGOJ: L. — letero. PK — poŝtkarto. PI — poŝtkartoj ilustritaj. PM — poŝtmarkoj. bfl — poŝtmarko sur bildflanko. k. ĉ. l. — kun ĉiuj landoj. esp-ajo — esperantajo.
Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
Aŭstrio
K-do Hans Hajny, Grundsteingasse 34/6, Wien XVI, dez. koresp. k. ĉ. l. escepte germanaj.
— Bilanclibrotenisto, aŭstriano, edzo, serĉas postenon, en germ.-lingvaj regionoj de Sovetio, kiel organizanto. Afablajn sciigojn sendu al SAT-peranto en Wien.
Ĉekoslovakio
K-do Josef Pešek, Škvrnanská trida, 19/III, Plzen, dez. koresp. pri lab. movado, turismo kaj sporto, k. ĉ. l. L, PK, PI.
— K-do Josef Schweinfurter, Holeischen 167 apud Pilsen, dez. koresp. pri prol. revolucio, ĝia programo, pri taktikaj teorioj de socialismo: Anarkismo, bolĉevismo, revisionismo. Seriozaj k-doj al la fronto!
Francio
Komĉeloj de k-doj laborantaj en malsanulejo por spiritmalsanuloj, dez. koresp. k. s. komĉeloj en Sovetio k. Germanio. Sciigoj ricevotaj estas publikigataj en la gaz. de la celo. Adr.: K-do Robert Soudant, instruisto, Ecole de Garçons, rue de Juvisy, Athis-mons S. et O. — La sama dez. koresp. kun k-doj el Sovetio pri kom. movado, gravaj politikaj kaj ekonomiaj okazintaĵoj. Li tenas sin je dispono de kom. gazetoj por ĉ. sciigoj pri Francio.
— K-do Romain Arnaud, 78, rue Paul Bert, Lyon, ne povas daŭrigi sian korespadon pro gravaj motivoj. La k-doj bonvolu atendadi 6 monatojn, tiam li denove interrilatos. Bedaŭran saluton!
Germanio
K-do G. H. Kroll, Hennigsdorfer Str. 11, Berlin N 65, dez. koresp. pri ĉ. temoj seriozaj k. ĉ. l. gek-doj.
— K-do Max Lühmann, Reubekampstrasse 19, Buer-Scholven i. W., serĉas koresp-antojn por siaj gekursanoj (40 infanoj, 11 ĝis 14 jaraĝoj) de senkonfesia lernejo. Resp. garantiata.
— K-do Kurt Renner, Töpferplan 9, Halle a. S., pri ĉ. temoj, L, PI, k. ĉ. l.
— K-do Kurt Truppe, An der Moritzkirche 5, Halle a. S., pri ĉ. temoj. precipe pri sporto, L, PK, PI, k. ĉ. l.
— Alsendu L. pri lab. kleriga mov. k. pri gravaj kulturaj okazintaĵoj en via lando. Germ. lab. kultura gaz. konsentis represi vian materialon. Certe resp. Adr.: Willy Krey, Mariannenstr. 77, II, Leipzig O 28.
— Gek-doj el ĉ. l. helpu al ni! Sendu salutojn okaze de nia LEA-distrikt-konferenco je la 17. k. 18. 7. 26. (Vidu «Senn.» n-ro 34. pĝ. 6, sub Glauchau i. S.
— Esp. Rondeto dez. koresp. L, PK, PI, k.ĉ.l. Adr.: K-do A. Schäfer, Beethovenstr. 1, Stuttgart.
— K-do K. Lehmann, Tübinger Str. 85, Stuttgart, dez. koresp. kun filatelistoj ĉiul., interŝ. kaj aĉetas PM. Certe resp.
Hungario
Gesamideanoj dez. koresp. L, PK, PI, bfl. Adr.: Stefano Bernath, Varju-u. 21, Kispest.
Hispanio
K-do M. Ramón, Str. Peregil 15 ĝis 20, Palma de Mallorca, dez. interŝ. PM, k. ĉ. l., sendas PK kontraŭ PM. Mi ne sendas unue, sed ĉiam resp.
Jugoslavio
Atentu! Kiu k-do povus helpi al mi per mono (kiu estas rekompencata) por vojaĝi al Strasbourg, kie mi laboros. Malbonaj vivkondiĉoj devigas min elmigri. Adr.: K-do Johano Wutte, Mlinska u. 8, Maribor.
Sovet-Unio
K-dino Lilia Sune, str. Krasnij zorj, 73/75, kv. 33, Leningrad, dez. koresp. kun gejunularo ĉiul.
— K-do R. Kopriva (inĝeniero) Prospekt Karl Liebkneht, 63, kv. 15, Leningrad, dez. koresp. kun gek-doj ĉiul.
— «Grupo de Junaj Pioniroj» ĉe Klubo Starostin, Odessa-Slobodka, dez. koresp. kun pioniroj L, PI k. ĉ. l.
— «Kolektivo de Kom. Junularo» ĉe uzino «Elektrik» dez. koresp. kun komĉeloj aŭ a. jun. lab. org. k. ĉ. l. Adr.: Lopuhinskaja, 8, Leningrad.
— K-do Nikolao Vinogradov, Internacionalnaja 47-2, Penzo, dez. koresp. pri div. temoj, L, PK, PI; tuj resp.
— K-dino Marcenicena, ul. Mizikeviĉa, 27, kv. 18, Odessa, dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l. L, PK, PI.
— K-dino Biĉek, ul. Mizikeviĉa Klub Lenina, Odessa, dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l. L, PK, PI.
— K-do Sergej Polonin, Melniĉnaj ul. 26, Odessa, dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l. L, PK, PI.
— K-do J. Ivanov, Geofizika Instituto en Kuĉino, st. Saltikovka, Mosk.-Nijego., ĵ, d., pri meteorologiaj k. sajsmologiaj temoj, L, PK k. ĉ. l.
— Raboĉi Klub (Laborista Klubo) im. Jonava, Kalanĉevska, pl. l, Moskvo, pri ĉ. temoj k. ĉ. l.
Presejo: UNS-PRODUKTIV-GENOSSENSCHAFT, LEIPZIG
N.º 94, 15 de julio de 1926
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —

Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» interne, inter la vortoj «APERAS» kaj «SEMAJNE».
Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» interne, inter la vortoj «APERAS» kaj «SEMAJNE».
2-a Jaro, N-o 42 (94) — APERAS S.A.T. SEMAJNE — 15. Julio 1926
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
| Redakcio: 14, avenue de Corbéra Paris XII | Sidejo de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris XX | Administranto: R. LERCHNER Colmstrasse 1, Leipzig O 27 |
Katolika taktiko ĉe hispana regiono de Katalunio
Kun ekzemplo pri la neŭtrala Esp.-movado. Averto al katalunaj laboristoj esperantistaj!
La legado de la modela artikolo «La Sankta Ĵaŭdo» de k-do Ramón Durán decidigas nin, skribi ĉi-komplementajn skribaĵojn, por pli konfirmi kaj atesti lian aserton.
En Katalunio estas tre forta sento naciema pro la hispana tiraneco. Ĉiam ekzistis ĉi-citita emo, sed nun pro la milita regado de Primo de Rivera kaj siaj sammetiuloj ĝi akriĝis je nekalkulebla grado. La tuta gejunularo nun estas naciklerikala, boksema kaj piedpilkludema, ĉefe en la urboj kaj gravaj vilaĝoj. Ankaŭ la klasika kaj karakteriza balo kataluna, nome la «sardana», reviviĝas tre multe. Ĵurnaloj, bultenoj, anoncoj k. a., kvindekobliĝis, katalune skribitaj. La mortintaj moroj kaj kutimoj renaskiĝas.
Sed, ĉu vi scias, kiu plej kontribuas al tio? — katolika pastraro. Kompreneble, dank’ al la ne tolerema reĝimo militista. Ĉar la pastroj perdadis ĉian influon super la masoj, nun ili ĝin reakiras, profitante la politikan fluon. Kaj — oni povas vidi en Katalunio, ke pastraro dividiĝis je du frakcioj: hispanamantoj kaj katalunamantoj. La unuaj preskaŭ estas nevideblaj, tamen la aliaj ĉie estas troveblaj. Sennombrajn gazetojn kaj bultenojn, katalune, ili direktas kaj kunlaboras. En tiuj gazetoj oni skribas pri ĉiaspecaj sportoj, ĉefaj festoj de vilaĝoj kaj vilaĝetoj, artikoloj pri la «patrieco de dio» ktp. En la preĝejoj oni faras «grandajn diolaŭdojn» aŭ «sanktlaŭdojn», oni parolaĉas kontraŭ renovigaj ideoj, sed ĉio ĝenerale en kataluna lingvo. Antaŭe pastroj ne miksiĝis aktive antaŭ popolokuloj en la politikajn aferojn. Ĉar ekleziuloj estas favoraj nun al la «sankta kaŭzo» de Katalunio, ili fariĝas ĉiam pli popularaj. La registaro hispana severe punis iujn ekleziulojn pro politiko kaj dank’ al tio ankaŭ ili fariĝis kvazaŭ martiroj. Tamen alta pastraro estas kontraŭ tiu movado; sed ni kredas, ke tiu saniga influo super la amasoj estas treege aprobita de altranguloj ekleziaj. Per la revuoj, la preĝejoj, la lernejoj, konfesejoj, monakoj, monakinoj kaj pastroj, sukcesas penetri mezen de junularo malsprita. Ankaŭ, mi forgesis, estas nekalkulebla nombro da asocioj konfesaj (religiaj), kie sidas grandaro da virinoj, viroj kaj infanoj, klientoj de katolikismo. Ĉiam ekleziuloj penas anigi ĉefe gejunulojn, infanojn, virinojn kaj riĉajn personojn.
Katolikoj vidis, ke la sola decidiga vojo por konkiri aŭ konservi la katalunojn estis politiko, kaj ili senhonte enmiksiĝas.
Ni prezentos faktojn al la Esperantistaro, kiuj taŭgos por kompreni, kio okazas en ĉiuj aliaj sferoj de la homa vivo, montrantaj tiujn faktojn, la taktikon ruzegan, jezuitan, kiun ili konstante uzas por siaj negocoj kaj por burĝa klaso, dank’ al kiu ili vivas senlabore kaj trankvile . . .
*
En kataluna regiono ekzistas federacio esperantista, kiu eldonas revueton kaj sukcesis nun eldoni iun libron poezian, kiu laboriston nun ne povas interesi. Mi ne dubas pri ĝia altvalora literatura ŝtupo por . . . neŭtraluloj. Tiu federacio estas de multaj jaroj direktata de ekleziuloj. Eniris en ĝin sufiĉaj pastroj kaj multaj lernantoj. Kaj ilia influo estas nuntempe grava. Ĝi distingiĝas nun pro klerikala naciemo. Multaj el la membroj restas Esp-istoj nur por kontraŭstari hispanojn, ĉar ili uzas nian gepatran lingvon, katalunan; sed se iu bezonas rilati kun ni el Hispanio, tion ili faras per Esperanto aŭ katalune. Nur pro furioza katoliknaciismo, kiu neniel povas esti akceptata de serioza laboristo klasbatalanta. Dum ĉiuj okazintaj kongresoj oni faras mesojn, kien iras ĉiuj kongresanoj poste. Oni faras religiajn parolodojn; oni benas kongresanojn, kaj tio vere naŭzas, indignas konsciulojn. Vi vidos, tamen, en tiuj kongresoj homojn, kiuj sin nomas progresemaj, akceptante ĉion flanke de eklezio. Ĉiu povas aniĝi al la citita federacio; ĝi estas neŭtrala, sed ĝi restas tia, nur por la propagando de katolikoj. Ĉu tiuj, kiuj tiom pompe sin nomas neŭtraluloj, kaj estas socialistemaj, permesus, en la kongresoj komunistan, sindikalistan aŭ anarkistan propagandon? Ne, ili ruĝiĝus. Ili estas tre falsaj. Ili nur pretendas influi nesingardemulojn. Ilia neŭtraleco estas nevidebla, kaj tamen ili ĝin propagandas. Kiaj paradoksoj! Sub tiu masko ili kondukas Esperantismon al preĝejoj, al burĝaro, pere de la kongresoj kaj la revueto. Al sinceraj laboristoj, kiuj al ĝi apartenas, ni diras: Foriru el tiu naŭza kaj abomena medio, kiu nur celas nebuligi vian klaskonscion. Ili, la agitantoj, sin vestas per ĉiuj vestoj, sub ĉiuj imageblaj facetoj. Al ili estas tute same sin bapti al unu kiel socialisto, al alia kiel naciisto, al tria kiel katoliko, al kvara kiel burĝo . . . kaj poste la agado ilia estas kontraŭa al malfeliĉaj laboristoj, forpelante la plej indan parton de Esp-o. La pastroj, kompreneble laŭdegas katalune kaj esperante ĉiujn aniĝintojn, konsiderante ilin kiel filojn de siaj
— página 2 —
2 — SENNACIULO
koroj okaze de religia prediko aŭ vizito al iu sanktulino sur monto ĉe kapeleto por denove paroli al siaj amataj filoj . . . kaj ĉiuj restas kontentegaj pri ĉi-fanfaronaj kaj jugaj elmontroj. Tiel estas videble, ke lingvo estas bona instrumento por iliaj hipokritaj celoj, por atingi deziratan. Malfermu vian menson, laboristoj, aniĝu al SAT, kreu SAT-grupojn, organizaĵon laboristan, klasbatalan, socialistan! Eliru el tiuj spiritputrigantaj flankoj, kiuj neniigas vin kaj vian klason! Ne brake iru kun tiuj, kiuj deklaras, ke pro naciistaj kaj patriotaj sentoj — ĉefe klerikalaj kaj burĝecaj — ili neniel povas rilati kun Esp-istoj el la aliaj provincoj hispanaj.
Proceso de laborgrupanoj
Dum monato Majo komencis en milita juĝejo de Litovio grava proceso. Sur seĝoj de kulpuloj eksidis 92 personoj, plejparte simplaj laboristoj. Inter ili troviĝis personoj (ekz. k-doj Dr. Domaŝeviĉius, Verbyla), kiuj jam dum cara regado batalis kontraŭ cara reĝimo, alcelante politikan kaj kulturan sendependon de Litovio. Nun «la kara patrio» akuzis ilin. Pro kio? Pro gravega krimo. Dum elektoj de I. kaj II. litova parlamento ili, simplaj laboristoj, ekkuraĝis starigi siajn kandidatgrupojn, t. n. laborgrupojn. Ĉar ili restis en malplimulto, do la politika polico ekbaloris kaj ekestiĝis arestoj kaj turmentoj en la tuta lando. Baldaŭ ĉio trankviliĝis kaj jen post 3 jaroj alvenis juĝa tago. La 92 estis kulpigataj pro komunismo.
La interesa proceso allogis multnombran publikon. Proceso daŭris kelkajn semajnojn. Pli gravaj gazetoj detale raportis ĉiutage pri la juĝado. Atestantoj estis agentoj de politika polico. Tiuj ĉi politikaj analfabetuloj, homoj sen konscienco, elektitaj el sferoj de degenerataj prenis volon akuzi la laboristan movadon, kiel kontraŭŝtatan. Ili ĉiuj fiaskis kontraŭ demandoj de advokatoj. Ekzemple unu advokato legis kelkajn frazojn el socialdemokrata programo kaj demandis, ĉu tiuj estas kontraŭŝtataj vortoj? — la atestanto firme jesis tion. El paroladoj de akuzitoj evidentiĝis multaj faktoj pri besta traktado de la polico kun arestitoj. Vane prokuroro penis defendi la politikan policon kaj nei la terurajn faktojn; sian defendon li motivis per tio, ke ankaŭ policanoj estas «filoj de Litovio» kaj ili ne povis turmenti la «fratojn litovajn». — Naivulo!
La 10. Junio finiĝis la proceso — ĉiuj laborgrupanoj estas senkulpigataj. Kial? Do, pasintjare la sama juĝo kondamnis al morto unu komuniston. Ho! Novaj sentoj blovas. La novan registaron eniris ankaŭ socialdemokratoj, kiuj deklaris, ke ilia unua laboro estos amnestio al ĉiuj politikaj enkarcerigitoj. Do, se la juĝo ankaŭ estus kondamninta, la amnestio liberigus la kondamnitojn. Tial la juĝistoj ne deziris ludi komedion kaj «senkulpigis». Ĉu vere senkulpigis? Ne. Do parto de tiuj ĉi «krimuloj» jam pasigis 3 jarojn en malliberejo, atendante la juĝan tagon. Kiu rekompencos al ili la akiritajn suferojn, kiu redonos al ili la perditan sanecon? Respondu, ho «bonaj» juĝistoj! Laborgrupano.
Eltiraĵoj de K. Marx
Male al malnova socio kun ĝia ekonomia deŝireco kaj politika kaoso alvenas nova socio, kies internacia principo estas — paco, ĉar ĉe ĉiu nacio regos sama principo — laboro.
*
La proletaro devas proklami la simplajn leĝojn de moralo kaj rajtoj. La samaj leĝoj, kiuj reguladas la rilatojn inter individuoj, devas iĝi la pli altaj leĝoj de interrilatoj interpopolaj.
*
La batalo por la laborist-liberigo ne estas batalo por novaj klas-privilegioj, sed: por neniigi ĉian klasregadon. La grundo de socia mizero, spirita subiĝo kaj politika dependeco estas tio, ke la laboro estas subjetita al posedantoj de la laboriloj. Pro tio estas la ekonomia liberiĝo de homo granda celo, al kiu ĉia politika liberiĝo estu alprenota kiel rimedo.
*
Neniigu la ekspluatadon de homo pere de homo, kaj vi per tio neniigos la ekspluatadon de unu nacio pere de alia.
*
Nur ĉe tia ordo, kie malestos klasoj kaj klas-kontraŭdiroj, la sociaj evoluoj, ĉesos esti politikaj revolucioj. Ĝis tiam antaŭ ĉiu nova rekonstruo de la socio la lasta vorto de la socia scienco nomiĝos: «batalo aŭ morto, sanga milito aŭ nenio».
*
La batalo por la liberigo de la laboristaro ne estas lukto por klasprivilegioj kaj monopoloj, sed por egalaj rajtoj kaj devoj, kaj por perei ĉian klasregadon, la liberigo de la laboristaro estas ne loka, ne nacieca, nur socia tasko, kiu staras por ĉiuj landoj, en kiuj ekzistas la hodiaŭa ordo.
Kompilis kaj tradukis Max Ŝpetrik (5323)
≡ ATEISMO ≡
Polio, provinco de Romo?
La unua paŝo de novelektita prezidanto de Polio estis longdaŭra vizito ĉe kardinalo Kak . . . ovski.
Do majesto de ŝtatpovo rompis ĉe piedoj de roma servuto.
*
Dum la festoj de «kristkorpa tago» en Polio kelkaj piaj domposedantoj elpendigis ŝtatajn standardojn, klinante ilin dum katolika procesio.
Do, Polio estas servuto de Romo!
Floreto el roma marĉo
En Konstantinov mortis juna laboristo, Lucjan Koralievski, aktiva membro de «Sokol» (Falko). La kadavron eksportis pastro vikario, estrarano de «Sokol». Li ordonis al la patrino de l’ mortinto pagi 20 flor. Senbezone kanti — gorĝo doloras. Malantaŭ funebra konduko subbrake iris malriĉo kun mizero kaj pala malbonsorto kun malsato.
Super malfermita tombo la panjo ploregas . . . kiel kutime ĉiu panjo. Tio ĉi ne plaĉis al la pastro, li interrompas preĝon kaj admonas:
— Ne blekegu, tie ĉi estas tombejo, ne stalo.
— Jes, efektive, tombejo ne estas stalo; sed panjo, priploranta mortintan infanon, certe ne estas bruto . . .
Trad. Hohol (el «Za Wolnośč»).
Ad majorem dei gloriam . . .
(Lerneja bildeto)
Urbeto Konstantinov apud Lodz . . .
Johanĉjo Fiszer (Fiŝer) vekiĝis tre frue kaj tre malsata, ĉar je vespermanĝo li formanĝis tri terpomojn kun ŝeloj, kiujn li ricevis okaze de lia panjo, sed estis iom tro malmulte por trankviligi malsaton de 15-jara stomako. Nenio do mirinde, ke li demandis paĉjon: «Paĉjo, ĉu hodiaŭ estos tagmanĝo?» Paĉjo nenion respondis, ekrigardis en flankon de lito, sur kiu depost kelkaj monatoj kuŝas lia malsana edzino kaj ekkraĉas en angulon. Johanĉjo ekkraĉas en la alian kaj ripetis demandon, aldonante: «Ja, hodiaŭ festo de Ĉieleniro, se estus almenaŭ terpoma supo.» Post interkonsilo Johanĉjo iris al onklo pro terpomoj sep kilometrojn. Malforta, li apenaŭ iris, ripozis kaj ree iris. Tagmeze li estis jam hejme, kaj je la kvara ĉifon-proleta familio manĝis terpoman supon, ĝoje interparolante kaj rememorante bonajn tempojn, kiam ili manĝis terpoman supon kun lardo.
Sekvantan tagon Johanĉjo iris kiel kutime en popollernejon. Unua leciono — religio; pastro prefekto Stanislav Remelski. En klaso silento. Pia pedagogo fiksis serpentan rigardon je Johanĉjo.
— Ci, iru ĉi tien. — Johanĉjo aliras.
— Hieraŭ estis Ĉieleniro, solena festo, kial ci ne estis je diservo en preĝejo, kial?
— Mi hieraŭ . . .
— Silentu, aĉulo. Mi demandis: kial ci ne estis en preĝejo?
— Mi . . .
— Silentu, hundaĉo. Malbenita komunisto. Ci ne volas obei al eklezio?
Ekflagris en lumo de suno bambua bastono. Johanĉjo ekkriegis pro doloro.
— Havu, havu, havu, komunisto, kanajlo, hundaĉo, havu, havu, havu!
*
Tie!, ad majorem dei gloriam punis Johanĉjon F. servus simplex dei en sinjorjaro 1926 en urbeto Konstantinov apud Lodz.
(Нера «Za Wolnośč») Trad. Hohol.
— página 3 —
SENNACIULO — 3
≡ FEMINISMO ≡
Laborantaj virinoj en Japanio
S-ino Icu Nijzuma
Per «laboranta virino» ni karakterizas virinon, kiu havas okupon kaj laboron en socio. Estas du specoj da laborantaj virinoj.
Ŝokugjoo-fujin (ŝokugjoo estas japana lingvo por okupo kaj fujin estas virino) estas unu el ili. Ili sin okupas per tio, kiu postulas mensan laboron, kaj ili devas esti pli aŭ malpli edukitaj virinoj.
Laboristino estas la alia speco. Ili apartenas al proletariaro. Ili sin okupas per manlaboro, kiun povas fari analfabetoj.
Instruistino, kuracistino, maŝinskribistino, oficistino, korespondantinoj por gazetaro, flegistino, komizino, akuŝistino, telefonistino ktp. apartenas al la unua klaso.
Fabriklaboristinoj en fadenindustrio kaj ŝpinindustrio, en tinkturejo, presejo, kaj en paperfabrikejo: laboristinoj en minejo, en agrikulturo, kaj en industrio de marproduktaĵo apartenas al la dua klaso.
Multaj virinoj laboradas en profundaj kuprominejoj kaj karbminejoj; kaj ankaŭ multaj laboradas en profundaj maroj por kolekti haliotojn kaj algojn. Tia estos maloftaĵo en alilandoj.
La nombroj de diversaj laborantaj virinoj estas jenaj:
Terkulturistinoj . . . . . 1 315 900 Fabriklaboristinoj . . . . . 990 334 Minejlaboristinoj . . . . . 390 522 Marlaboristinoj . . . . . 324 000 Fosistinoj, kiuj laboradas je konstruado de vojoj kaj konstruaĵoj . . . . . . . 10 200 Servistinoj kaj helpistinoj, kiuj servas dum limigita tempo en diversaj hejmoj . . . 329 500
La nombroj pri la fabriklaboristinoj kaj minejlaboristinoj estas prenitaj el la statistiko de 1925, kaj la nombroj de la aliaj estas prenitaj el la statistiko farita de tokia oficperejo en 1919. Estas klare, ke nuntempe devas esti pli multaj laborantaj virinoj. Preskaŭ 14 % de 27 000 000 japanaj virinoj estas laborantaj en socio.
Lastatempe virinoj eklaboradas en novaj kampoj, kiuj ĝis nun estis konsiderataj aparteni nur al viroj; tamen ankoraŭ ekzistas okupoj, per kiuj neniu virino devas sin okupi. Leĝo ne ebligas al virinoj fariĝi advokatinoj, juĝistinoj, administrantaj oficistinoj kaj policaninoj.
Kial oni malpermesas al virinoj kelkajn okupojn al kiuj virinoj estus pli taŭgaj ol viroj en iuj okazoj? Sin trovas multaj kialoj por tio, sed la ĉefa kialo estas, ke la malnova moro regadas kaj virinoj ne havas egalan ŝancon al viroj en edukado. En Japanio en iuj okazoj virinoj pli multe laboradas ol viroj, tamen ankoraŭ ili estas taksataj pli malaltaj ol viroj.
Laborhoro de laboristinoj en fabrikoj estas 8—13 horoj: plej multaj laboradas 10—12 horojn. Terkulturistoj ĝenerale laboradas de la sunleviĝo ĝis la sunsubiro. Laborhoroj de virinoj en komercejoj kaj oficejoj diferencas laŭ sia speco. Ĝenerale ili komencas je 7.30—9 kaj ĉesas je la 5—6a horo; kaj ilia aktuala laborhoro estas 7 aŭ 8 horoj.
Nun ni nin turnu al ilia laborpago. Unue ni komparu laborpagon de virinoj al la viroj (en jenoj).
| Maksimumo virino | Maksimumo viro | Minimumo virino | Minimumo viro | Mezo virino | Mezo viro | |
|---|---|---|---|---|---|---|
| Tinkturejo | 1.40 | 2.65 | 61 | 96 | 96 | 1.58 |
| Mekanika laborejo | 1.36 | 3.57 | 80 | 1.07 | 1.03 | 2.10 |
| Ĥemia laborejo | 1.17 | 2.82 | 70 | 1.16 | 87 | 1.78 |
| Nutraĵfabriko | 1.21 | 2.73 | 69 | 1.06 | 91 | 1.73 |
Ni povas klare vidi, ke laborpago de virino estas multe pli malalta ol la vira. La suprecitita estas tagpago; ili nenion ricevas, se ili ripozas dimanĉe kaj feste. Se ili fariĝas malsanaj, aŭ faras iun eraron, ili ofte suferas tujan maldungon, ĉar inter ili sin trovas ne multaj spertaj laboristinoj.
Due, ni citu diferencajn pagojn inter virinoj (en jenoj).
| Maksimumo | Minimumo | Mezo | Nombro | |
|---|---|---|---|---|
| Kuracistino | 200.00 | 80.00 | 150.00 | 150 |
| Akuŝistino | 500.00 | 80.00 | 150.00 | 4617 |
| Stenografino | 300.00 | 90.00 | 130.00 | 20 |
| Oficistino | 75.00 | 24.00 | 35.00 | 15 000 |
| Skribmaŝinistino | 120.00 | 30.00 | 51.00 | 1744 |
| Telefonistino | 83.00 | 20.00 | 35.00 | 8500 |
| Komizino | 85.00 | 20.00 | 35.00 | 4500 |
| Helpistino (kiu servas en mastrumado | 45.00 | 15.00 | 27.00 | 1 200 |
(La supre cititaj estas monataj salajroj de diversaj laborantinoj.)
La supra tabelo ne montras la pagojn de ĉiuj laborantaj virinoj, ĝi montras nur etan parton. Kuracistinoj, instruistinoj, stenografinoj en angla lingvo, korespondantinoj, aktorinoj, muzikistinoj kaj verkistinoj akiras la plej altan enspezon inter virinoj pro tio, ke ili daŭre sin okupas per siaj okupoj kaj ili estas pli aŭ malpli edukitaj virinoj. Kontraŭe komizinoj, oficistino, helpistinoj, kaj telefonistinoj, kies okupo estas facile plenumebla de nespertulino, nature pli abundas en nombro ol bezonataj. La plej multo da ili ne laboradas longjare, pro tio, ke ili preskaŭ ĉiam laboradas helpi sian familion, aŭ por prepari por sia edziniĝo. Tial ilia pago estas malalta.
Jam de longe forpasis la epoko kiam oni opiniis, ke virinoj laborantaj en socio estas aŭ tre malriĉaj junulinoj aŭ malmodestaj aĉulinoj. Speciale post la tertremego en 1926, junulinoj kiuj deziras laboron plimultiĝis. La granda kataklismo en kaj ĉirkaŭ Tokio, ŝajnas, igis ilin serioze pensi, ke virinoj ne ĉiam povas vivi depende de siaj patro kaj edzo, kaj ke sen ekonomia memstareco, virinoj tute ne povas postuli egalan rajton. Estas ja tute nature, ke virinoj ekkomprenis la gravecon havi okupon prepari por neatendita malfacila tempo aŭ kataklismo. Estas ĝojinde, ke pli multe da virinoj vekiĝis al la graveco de laboro kaj ekonomia memstareco kiel rimedoj de egala rajto.
Eble pro tio, ke tiuj laborantinoj en mensa laboro nur ekplimultiĝis en lastaj jaroj, ili ankoraŭ ne atingis la staton formi asocion. Nur asocio de flegistinoj postulis ion de siaj dungantoj. Tempo jam venis kiam virinoj en menslaboro ne restadas mutaj al egoistaj dungantoj. Iuj laborantinoj estas maldungitaj nur pro tio, ke ili simple ne plaĉas al dungantoj; kaj aliaj havas sian salajron malpliigita aŭ ŝanĝita en tagpagon pro tio, ke la tempo estas ekonomie malfacila; kaj ili estas tute je la dispono de kapitalistoj. Kial tiu ĉi laborantinoj estas mutaj kaj ne organizas asociojn? La ĉefa kialo estas, ke jam tro longe virina vivo estis limigita al sia hejmo, kaj ili ne eniras facile en socie organizan vivon; kaj samtempe ilia okupo estas plejparte privata.
Pri manlaboristinoj, ne estas laborunio konsistanta el nur virinoj, sed viroj kaj virinoj kune organizas laboruniojn. Tiuflanke manlaboristinoj estas pli progresemaj pro tio, ke ili plimulte suferas ol menslaboristinoj. Tamen ankoraŭ ili ricevas multan helpon de viroj. Inter manlaboristinoj tiuj, kiuj kaŭzas labordisputon kaj postulas sian rajton estas laboristinoj industriaj, t. e. presistinoj, tinkturistinoj, fadenigistinoj, ŝpinistinoj kaj ministinoj. Iuj labordisputoj estas kaŭzataj de mastroj pro malpliigo de laborpago, maldungo de laboristinoj sen ĝusta kaŭzo, nepago, plilongigo de laborhoroj; aliaj labordisputoj estas kaŭzataj de laboristoj, kiuj postulas pliatigon de laborpago, plibonan traktadon, regulingon de mona signajo je la eksiĝo kaj maldungo. La rezultato de disputoj ĝis nun plejparte ŝajnas rezulti, ke strikantoj iom da plibonigo akiris per tio.
Estas vere, ke virinoj vekiĝis politike same kiel ekonomie. Antaŭe regis la opinio, ke virinoj havas nenion kun politiko; kaj nur tre malgranda grupo da inteligentaj virinoj klopodis por movado por virina voĉrajto. Nuntempe, ĉar ĝenerala voĉrajto por viroj estas efektiviĝonta, virinoj ĝenerale komencis pripensi pri sia voĉrajto. Nova epoko estas venonta, ke laborantaj en diversaj kampoj virinoj, kiuj estas centra forto de ĉiuj virinoj klopodas por virina politika rajto.
Rimarkoj de tradukinto:
I. Unu jeno estas preskaŭ duondolaro.
II. Ĝenerale kuracistinoj multe plimulte enspezas ol akuŝistinoj. Tiuj en la montrita statistiko estas kuracistinoj servantaj en urbaj aŭ registaraj oficejoj kaj kiuj ricevas salajron. Aliaj kuracistinoj, kiuj havas sian propran kuracejon aŭ hospitalon, ofte enspezas pli ol 500 jenojn monate; iuj el ili enspezas 2000 ĝis 10 000 jenojn monate laŭ aŭtentika raporto de kuracistinoj. Ni ne kalkulas tiajn en la statistiko supra, kiu nur enhavas salajrulinojn.
Esp-igis K-dino 4976.

Lasthore! VI. SAT-KONGRESO (LENINGRAD). Por ricevi la vizojn ĉe sovetiaj ambasadorejoj la kongreskarto ne estas bezona. Ili estos disdonataj en Leningrad. La Kongres-Komitato.
Lasthore! VI. SAT-KONGRESO (LENINGRAD). Por ricevi la vizojn ĉe sovetiaj ambasadorejoj la kongreskarto ne estas bezona. Ili estos disdonataj en Leningrad. La Kongres-Komitato.
— página 4 —
4 — SENNACIULO
Pri forigo de prostituado
Kun granda intereso mi legis en «Senn.» la raporton pri luktado kontraŭ prostituado en Sovetio. Tiurilate mi kredas, ke ĉiu liberpensanta homo nur povas aprobi la rimedojn uzatajn de sovetregistaro por tiu ĉi luktado.
Prostituado estas ja socia malbono forigenda; sed oni ne devas, mi eĉ asertas: oni ne rajtas lukti kontraŭ prostituado pere de subpremado kontraŭ prostituistinoj tiam, kiam ankoraŭ ekzistas kaŭzo mem de prostituado, t. e. kapitalista sociordo.
Studante tiun ĉi problemon — oni ne miskomprenu min — mi longe parolis kun prostituistinoj. Nu! mi estas tute certa, ke ili parolis tute sincere; akcenton de sincereco mi absolute trovis en ilia voĉo. Iliaj paroloj povas resumiĝi tiel, kiel diris unu el ili: «Ne kredu, ke estas pro nia plezuro, ke ni prostituiĝas! Ne! tute ne! Ĉu vi povas kredi, ke estas agrable restadi horojn en restoracioj aŭ sur la ŝoseoj! Ĉu agrable sin liveri al viroj, kiujn oni tute ne konas, kiujn oni, kelkajn minutojn antaŭe, estis neniam vidintaj? Ĉu agrable, ĉiam travivi tiamaniere ĉiujn noktojn tiam, kiam oni certe preferus trankvile dormi? Ĉu agrable, riski teruran malsaniĝon? Ĉu agrable, esti preskaŭ ĉiutage devigata trinki, ankoraŭ trinki, eĉ drinki? Ĉu teatroj aŭ kinoj povas ankoraŭ esti agrablaj tiam, kiam spektaklon oni devas viziti preskaŭ ĉiutage?
Ĉu agrable, esti kondamnata neniam ami vere per amo iujn ajn aliun ol fihomon, pro tio, ke la aliaj viroj nin rigardas kun malestimo? Eĉ virineksluatisto fariĝis mito, ĉar spite la malestimo granda, per kiu plejmulto rigardas nin, ni tamen havas nian fierecon, kaj ni ne povas ami virineksplatistojn tial, ke ni tiajn virojn malestimas; cetere plejmulto el ni rifuzas nun esti ekspluatata kia ajn estu la formo de ekspluatado. Ni do estas kondamnataj je neniama amo.
— Kial do vi elektis tian vivmanieron?
— Ĉar ni tamen preferas tion, anstataŭ plena sklavecon, kion oni trovas en laborejo kun ĝenerale laciga laboro, kaj ĉar plejofte tiuj virinoj, kiuj laboras, gajnas salajron tro malaltan, por ke per ĝi ili povu sin nutradi. Cetere ni, preskaŭ ĉiuj, iam laboris, sed pro nia tromalalta salajro, ni jam tiutempe post nia laboro devis prostituiĝi por ricevi kompletigan monon ebligante, ke ni vivu; iom post iom ni forlasis sklavigegan, lacigegan, malagrablegan laboron. Inter du malbonajoj ni elektis la malpli malbonan.
— Do, se oni donus al vi laboron, kiu estus nek tro laciga nek tro sklaviga, t. e. ne tro malagrabla, kaj per kiu vi povus sufiĉe bone vivi, ĉu vi forlasus prostituadon?
— Jes! mi preferus eĉ ricevi iom malpli da mono per alia rimedo, kondiĉe, ke mi povu vivi alie ol en malsana subtegmenta ĉambro, kaj aliel ol dronante en mizero.
— Ĉu vi kredas, ke viaj kamaradinoj sincere samopinias kiel vi!
— Flankenlasante kelkiujn, kiuj eble povas ŝati tian vivmanieron, mi estas tute certa, ke ĉiuj opinias tute same kiel mi.
Estis alveninta la tempo kiam mi devis foriri; mi do adiaŭis mian kunparolantinon per kelkaj esperigaj paroloj kaj foriris kompreninte, ke nedubeble prostituado malaperos, kiam laboro fariĝos ne teda, konforma je la inklino de ĉiu individuo, ne plu malagrabla, t. e. kiam estos starigita plena socialista reĝimo. Ĝis tiam ĉiu virino povas — sendube prave — opinii, ke ŝi rajtas vivi sen laciga, malagrablega laboro kaj ricevi tiom da mono, kiom ŝi sukcesas ricevi.
Do, se ni volas — kaj ni volas — malaperigi prostituadon, ni ĝis morto kontraŭbatalu kapitalistan reĝimon; ni ĉien venigu proletaran revolucion kaj, kiel eble plej baldaŭ starigu ni plenan socialistan reĝimon.
Por tio, fratoj SAT-anoj, ni kuraĝu! Al revolucia batalo! R. S. 140
Virino en Sovetio
La partopreno de virinoj en landregado pli kaj pli kreskas. En jaro 1920 nur 3 % de la lokoj en la sovetoj estis okupitaj per virinoj, nun jam 21 %. En RSFSR 60 000 kamparaninoj estas membroj de la vilaĝaj sovetoj. 1925 estis elektitaj kiel juĝejasesoroj 2 129 virinoj en guberniajn juĝejojn, en distriktajn juĝejojn 10 199 virinoj, kaj en vilaĝajn lokajn komitatojn 21 884. En profesiaj sindikatoj estas 1 725 725 virinoj. 47 000 virinoj estas membroj de Tutunuiĝa Komunista Partio, kaj 61 000 — kandidatinoj al ĝi. Neleĝivo estas likvidita inter 300 000 vilaĝaninoj.
— «Ĉiu kuiristino devas kapabliĝi, regi la landon» diris k-do Lenin!
Komunikis H. Frank, Perm
SAT kaj laboristaj partioj
Interese estas kompari SAT kun laboristaj partioj. Analogaj ili estas. Ambaŭ celas klaskonsciigi la laboristaron kaj konsekvence igi ilin klasbatalemaj. Fari el la senpensa laboristmaterialo — klaskonsciajn proletojn.
Ni do unuarigarde dirus, ke iliaj spiritoj estas samaj. Sed tamen ne estas tiel.
Antaŭ nelonge tutprave skribis al mi germanlingva k-do: En Germanio ĉe laboristaj festoj flirtas nacikoloraj flagoj. Mi komprenas lian indignon. Sed, ĉu nur en Germanio? Ne, en ĉiuj landoj, nur eble Sovetio esceptas. En Ĉekoslovakio pasintjare ĉe disvolvo de la ruĝa standardo oni ludis nacian himnon.
Kie do serĉi la kulpon? Ĉu la gvidantoj ne konscias pri la disiga influo de naciismo? Ili, kiel klarevidaj, poliglotaj sagaculoj? Trompas, jes, gvidantaj k-doj trompas.
Ni iom priatentu ilin. Ne estas maloftaj fenomeno, ke laboristgvidanto havas proprajn personaŭtomobilojn, vilaon ktp. Iuj havas centmilajn enspezojn.
Ĉu ilia ideologio identas kun tiu de senlaboruloj? kiuj havas eĉ ne ĉemizon?
Ho, kompatindaj laboristoj.
Ridinde estas atendi, ĝis milionula gvidanto vin alarmos. Al li plaĉas ja en patrio. Li ne devas veturi fremdlanden por serĉi panon, al li polico ne pafas. Do, kial li proklamu sennaciismon?
Nun venis seniluziiga periodo por la laboruloj en Ĉekoslovakio. Sekve de registara aborto (leĝprojekto pri altigo de limimpostoj kaŭzonta plikariĝon de vivbezonaĵoj) oni dufoje jam, en la ĉefurbo Praha, pafis al la demonstrantaj laboristoj. Ambaŭfoje pluraj vunditoj. Rajdpolicistoj enveturis la masojn kaj ĉevalhufoj faris sian pereigan destinon. Kaj je kiom pli grandiĝos la nombro da viktimoj, ĝis kiam ĉi-linioj estos presitaj? De lando al lando migras agresemo de la kapitalista vampiro. Laŭorde, sinsekve.
Sed ni revenu al la temo.
Ekzistas nur alternativo: Aŭ SAT-anoj ne estas bonaj partianoj, aŭ necesas fari modifon je la spirito kaj kirurgian tranĉon je la membraro de partioj.
Ne diskutebla, okulfrapa afero.
La gvidantoj fordonu ĉiun monon al la partioj, kiuj ilin salajras. Ĝi ja apartenas al ili. Se socialigi, do antaŭe en propraj vicoj. Certe, ke kelkaj perdos la «entuziasmon», sed, ĉu domaĝas?
Se la amasego da laboristaj gazetoj kaj oratoroj ĝuste, senhipokrite farus sian komision — ĉu malproksime estus liberiĝo de la laboruloj?
— Kaj kontraŭ propraj generaloj . . .
5194
≡ TURISMO ≡
Ekkono
Tradukita laŭ informoj de la T. A. «La Naturamikoj» gazetarservo, Wien
Kontraŭ la fabriko estas gastejo. Kiam sabate la fabriksireno sonante anoncas la liberan tagon, baldaŭ homamasoj forlasas la pordegojn kaj la alitempe malplena strato pleniĝas. Poste tra la malaltaj pordoj de la gastejo premadas sin sennombraj figuroj, junaj kaj maljunaj, kun gaja mieno en siaj vizaĝoj. Kaj interne ankoraŭ pli laŭte ili «amuzas» kaj dum longaj horoj kunrestadas. En malodora fumo sidas la homoj, antaŭ ili staras glasoj kun trinkaĵoj, kio forprenas multe da mono de ili, portante ĝin en la sakojn de la plej grandaj laboristmalamikoj.
Tie sidas grizharulo, apud li junulo. Ambaŭ rapidemie trinkas sian vinon. Unu jam je fino de sia vivvojo, alia je komenco de la sama kion la alia jam preskaŭ fingustumis. Kiam ili eniris gastejon, alia laborkolego rigardis ilin. Ties lipoj fermiĝis pro interna doloro. Li portis emblemon, sur ĝi kuniĝantaj frataj manoj (emblemo de la naturamikoj). Malrapide, ĝemante li pluen paŝas, hezite, ĝis la
— página 5 —
proksima angulo. Tie li ekstaras, denove returniĝas kaj rerapidiĝas. Sed nun ne hezite, sed jam de pensado liberigite, la decidecon eĉ oni povas vidi sur lia mallarĝa vizaĝo. Li eniras ankaŭ en la gastejon kaj paŝas al tiuj du kune sidantoj. Ili sufiĉe ŝatis lin, ĉar li estis bona kamarado kaj sia iom infana aspekto eĉ malebligis al ili la mokemon, kion jam dum trinkadoj ili tiel alkutimiĝis. Li parolas komence balbutante, poste ĉiam pli flue, pli insiste. Li petas ilin ekkaptinte iliajn de laboro malglatajn manojn. Liaj vortoj tremas de ekscito. Kaj vidu, fine ili ambaŭ konsentas. Do, bone Petro, ni iras kun vi en arbaron, sed poste ankaŭ por bona guto, rimarku tion!
Petro nun ankaŭ ĉion konsentas, por li estis komence nur grave, ke li ilin gajnis por kuniri. Kaj vere, alian matenon ĉiuj tri kunmarŝas sur la bela arbarvojo. Je komenco murmuras la du kunuloj, kiuj ankoraŭ ne kutimiĝis al la irado pro la varmego kaj nenecesa streĉado. Sed ilia gvidanto rakontas kaj plenigas iliajn cerbojn per multaj pensoj kaj insistoj, kiujn ili ekkomencas pripensi, kaj subite ili vidas aferojn pri kiuj ĝis nun ili eĉ ne sonĝis. La tempo rapidege pasis kaj baldaŭ vesperiĝas. Ili reen marŝas al la urbo, venas jam al la unuaj stratoj, sed nek unu de la du novaj migradkamaradoj parolas plu de la «bona guto». Ili pretermarŝas la trinkejon. De interne bruado aŭdiĝas, du ebriuloj elvenas, unu el ili vomas dum teruraj spiregoj. Petro nenion diras, li nur rigardas siajn kunulojn. Tiam ĝemas la junulo duonvoĉe: Tio estas terure malbela! Kaj rapide ili pluenmarŝas.
Je la adiaŭo la maljunulo, kiel laca infano, iom sin ĝenante, nur diras: «Dankon, Petro, venontan dimanĉon ni denove kuniros». Kaj la junulo ridas, ĝoje ekkrias: «Bele estis, bela estas la mondo».
≡ DISKUTEJO ≡
Pri «frontunueco»
NECESECO DE DISCIPLINO. — Difininte la kondiĉon necesan kaj sufiĉan por ebligi la kunlaboradon de diverspartiaj elementoj en sama asocio, utilas nun aldoni, ke plie obeemo al la statuto kaj akcepto de l’ decidoj regule alprenitaj de plimulto estas ankaŭ nepre necesaj.
Pri ĉi tio eble ne ĉiuj konsentos. Estas ja anarkistaj k-doj (ne ĉiuj), kiuj akcepti ne konsentas ian ajn regulon, ne sentas sin ligitaj per decidoj de plimulto. Ili argumentas per cito de historiaj faktoj kaj per logikecaj rezonoj, ke plej ofte la plimulto eraras. Povas esti. Sed kiu kuraĝos aserti, ke ĉiam la malplimulto pravas?1) Tamen necesas, ke okazu decidoj; necesas, ke ili estu aplikataj. Konsekvence oni staras antaŭ jena alternativo: aŭ konsideri, ke la vidpunkto de la malplimulto estas ĉiam sole ĝusta, kaj sekve plenumi la dezirojn de la malplimultanoj; eĉ la deziron de unu sola membro, ĉar evidente laŭ tia principo ju pli malgranda estas la malplimulto, des pli ekzistas da ŝancoj, por ke ĝia vidpunkto estu la ĝusta; — aŭ simple agi, kiel oni faras kutime, t. e. apliki la decidojn alprenitajn de l’ plimulto.
Se tiuj decidoj estas neĝustaj, la sperto, la vivo mem montros ties malĝustecon. Tiam tutcerte la malplimulto fariĝos la plimulto kaj finfine sukcesos akceptigi sian tezon.
Sed kion opinii pri k-doj, kiuj eksiĝas tuj el organizo, se ilia persona vidpunkto ne trovas ĝeneralan aprobon? Kion opinii pri batalantoj, kiuj forlasas la batalkampon ĉe la unua malvenketo?
Necesegas, ke ni ĉiuj forte konvinkiĝu, ke ne povas iu ajn grava asocio funkcii, se ĝiaj membroj ne akceptas disciplinon. Nur interlaŭdaj klubetoj kaj mizeraj sektetoj povas ekzisti sen reguloj, sen akcepto de disciplino.
Sed eble tia mia parolo estas tro ĝeneraltema. Preferinde mi konsideru konkretan ekzemplon. En la Leipziga Redakci-komisiono okazis antaŭ kelkaj monatoj debato pri akcepto aŭ rifuzo de artikoleto, kies enhavo estis protesto kontraŭ unu sekcio de l’ III. Internacio, nome la t. n. rusa sekcio, kiu havas la regpotencon sur unu sesono de l’ mondo. La plimulto en la komisiono (t. e. la socialistoj, la komunistoj kaj senpartiuloj) ne konsentis pri la publikigo de la nomita protesto, argumentante, ke tia publikigo enkondukus ĝuste la «disputpunktojn», kiuj, laŭ la deziresprimoj de SAT-kongresoj, estas nepre evidentaj. Nu, la du anarkistaj redakci-komisionanoj, konstatante, ke ilia vidpunkto ne havas la plimulton, simpli eksiĝis! . . .
En tiu okazo, ĉu la plimulto pravis aŭ ne? Ne temas nun tion ekzameni. Persone mi opinias, ke eble estus preferinde trovi ian aranĝon, kiu kontentigus ambaŭ partojn; sed eĉ en la okazo de malpravo flanke de l’ plimulto, la eksiĝo de la du malplimultanoj estas nepre riproĉinda. Tia maldisciplinemo ne kongruis kun la situacio, ne akordiĝas kun la necesaj ekzistokondiĉoj de iu ajn asocio.
Necesas submetiĝo de l’ malplimultanoj al la decidoj regule alprenitaj. Necesas disciplino.
*
ĈU EKZISTAS KRIZO EN SAT? — Al tiu demando mi respondas senhezite: jes. Kaj tuj aldiras, ke tiu krizo ne estas nova fenomeno en la vivo de nia organizo. La krizon okazigas tio, ke jam ne ekzistas ia spiritostato, sufiĉe forta, kiun mi nomos sataneca. La krizo estas daŭra, tial ke la eksteraj fluoj, puŝoj iafoje tro sentiĝas en niaj vicoj. Unuvorte la partieco iafoje superas la junan satanecan spiriton. Mi parolu sen ia ĉirkaŭfrazo: Estas fakto, ke komunistoj (ne ĉiuj) deziras, ke SAT estu pure komunista; faktas, ke socialistoj (ne ĉiuj) deziras, ke ĝi estu pure socialista. Same dirite pri la aliaj tendencoj.
Estas ĉiam la sama eraro: tiuj k-doj volas fari el nia organizo ian filion de sia partio. Ili ne sufiĉe klare vidas, ke SAT estas vivrajta, nur se ĝi havas specialan karakteron; se ĝi havas tute limigite difinitan celon.
Tia sama estas ankaŭ la opinio de k-do Zilberfarb. Kun kontento mi notas la fakton. Sed mi ne povas konsenti kun li, kiam li parolas pri «SAT en danĝero», tial ke kelke da liaj samtendencanoj eksiĝis.
Nia asocio estus ja en danĝero, se la plimulto el la membroj ne akceptus disciplinon, estus ĉiam pretaj eksiĝi, se ilia propra vidpunkto ne estas akceptata. Feliĉe la granda plimulto da SAT-anoj konsentas submetiĝi al la decidoj regule alprenitaj. K-do Zilberfarb agus pli laŭcele, se anstataŭ paroli pesimisme (pesimismo ne pravigita de faktoj), li konsilus al siaj samtendencanoj, ke ili agu en la kadro de SAT mem por akceptigi la proponojn, kiujn ili opinias ĝustaj, anstataŭ eksiĝi kaj provi ekzistigi konkurencan organizon . . .
Mi ne volas diri, ke neniam mispaŝoj estis farataj flanke de SAT-respondeculoj. Kiu neniam eraris aŭ mispaŝis, jetu al ili la unuan ŝtonon! Sed tiu agus tute nelojale aŭ blindfanatike, kiu asertus, ke la gvidantaro de nia asocio sisteme alpremis iun ajn tendencon. Ĉu estus lojale riproĉi, ke la anarkista penso estas ĝenata, bridata en SAT, kiam oni scias, ke en nia biblioteko kuŝas: «Tri Verkoj de Tolstoj» kaj «Etiko» de Kropotkin?
Tiaj verkoj ja havas lokon inter nia libraro, ĉar ne decas, ke kiera komunisto aŭ socialisto ignoru la anarkistajn teoriulojn. Same ĉu decas, ke anarkistoj ignoru la verkojn de Marx, Kautsky, Lenin kaj aliaj pensuloj? SAT devas esti klerigejo, edukejo (kaj ne agitejo politika). Sekve necesas, ke la membroj havu en manoj la necesajn klerigilojn kaj edukilojn.
Sed, kiam estas dirite en artikolo, ke la komunistoj estas servistaĉoj subaĉetitaj de Moskvo; aŭ ke plejparto da anarkistoj estas simple spionoj, ĉu pravas aŭ ne la redaktoro, kiu jetas en korbon tian skribaĵon?
Jes, ekzistas krizo en SAT. Necesas atenti ĝin, kaj la avertoj de k-do Zilberfarb ne estis senutilaj. Sed li agus saĝe, se li kelkfoje bonvolus konsideri, ke la «kulpuloj», pri kiuj li aludas, ne ĉiuj troviĝas ekster la anarkista tendaro . . . E. Lanty. (Pluo sekvos.)
Ŝipkaravanoj al Leningrad
La plej multaj k-doj certe veturos per la ŝipo de Hamburg la 1. Aŭgusto vespere por 60 mk. g. K-doj ne veturontaj trans Leipzig ankaŭ anoncu sian alvenon ĉe k-do Herm. Theobald, Hamburg – Altona – Steenkamp, Im Hag 5, por ke li povu akcepti ilin en la stacidomo. Nur la k-doj veturontaj de Stettin sendu antaŭe la monon por unu veturon (40 mk. g.) al k-do O. Bässler, Leipzig C 1, Gerberstr. 24, por ke ni eble per kolektiva aĉeto de la ŝipbiletoj ricevu ankoraŭ iom da rabato. Pli detalaj informoj sekvos per cirkulero.
— página 6 —
ESPERANTO-MOVADO
Henri Barbusse denove laŭdas Esperanton
Ni preferus publikigi tekston originale verkitan en esperanto de H. Barbusse, ol tiun tradukon de franclingva laŭdo al nia lingvo. Tamen ni opinias, ke la entuziasmaj diroj de la mondfama aŭtoro estas diskonigindaj. Ili ja povas helpi al la k-doj en ilia propagando por altrudo de mondlingvo al la proletaro. Red.
Karaj gekamaradoj!
Ĉar mi ne povas, malgraŭ mia ega deziro, partopreni la laborojn de via sesa kongreso, mi sendas al vi la esprimon de mia frata solidareco, de mia fido kaj de mia espero.
La grandega verko efektivigota de l’ estonteco — ĉiuj sociaj kaj ekonomiaj faktoj tion certigas — estas la metoda internaciiĝo de l’ mondo. Tiu internaciiĝo estas fatala en sia plensignifa formulo; eĉ, ĝi jam ĉiufake parte realiĝas, pli aŭ malpli malrapide kaj konscie, tiom inter laborista amaso, kiom inter ties klasmalamikoj ankoraŭ ĉiopovaj. Al tiu logika formulo celas la tuta universala vivo.
Sed, vi laboras, gekamaradoj, por konstrui parton, fundamenteron — ne la malpli firma kaj konkreta — de tiu organisma entrepreno, ŝanĝonta la nunstaton. Ĉiuj ni suferas laŭ niaj ardaj malpaciencoj, konstatante la malrapidon de l’ subpremata amaso por kompreni, ekmoviĝi, organiziĝi. Se ĝi volus, ĝi estus tutpotenca. Ĝi ankoraŭ ne volas, ĉar ĝi ne scias kiuj kaj kie estas ĝiaj veraj interesoj.
Koncerne la fakan taskon, kiu hodiaŭ grupigas vin, la proletara opinio ne sufiĉe konscias la gravecon de plurlingva barilo. Tie sidas kvazaŭ armaturo de la popolapartigo. Se ĝi tion vidus, ĝi akceptus la ilon, kiun vi proponas por eligi je tiu enkarcerigo, je tiu memfakigo de l’ monda popolo, kies mizeroj kaj aspiroj similas ĉe ĉiu terpeco.
Tiu rimedo por reala unuiĝo estas admirinda pro simpleco kaj realismo. Ĝin kreis grandaj spiritoj klarvidaj pozitivaj; Esperanto estas interpenetrilo tiom taŭga, tiom scienca, ke ĝi posedas la magian povon de la scienco mem. Ĝi estas tiom konforma je l’ urĝegaj bezonoj de l’ universala vivo, ke ĝi estas pli ol ilo, sed nova organo necesa por la tutmonda kolektivo.
Se ĉiuj estus konsciaj kaj pretaj, se la granda revolucio, kiun ni ĉiuj revas, realiĝus saĝe, ĝi estus ĉie komencinta sian realiĝon per la kreo de tiu kvazaŭa sangretaro: unika lingvo.
Sed ni scias, ho ve, ke ne tiaj estas la kondiĉoj de l’ nuna granda batalo. Ĝi fatale estas kaosa, era, kaj la premadpersekutado de l’ estroj trudas iajn tujajn kontraŭagojn. Estus tro bele, se oni ĉie povus komenci ĉe la komenco.
Sed kiel ajn realiĝos la justeco kaj l’ ekvilibro socia, ĉiuj viaj nunaj klopodoj estas ege gravaj; ĉiu peno via trafas. La diskoniĝo de la lingvo internacia estas konkreta kaj neperea rezultato. Statistikoj montras la plivastiĝon kaj l’ obligon de via lingva akiraĵo. La esperantistoj estas precizaj efektivigantoj de internaciismo, ili malaperigas, iom post iom, la disiĝon de la tiel nomataj «fremduloj».
Streĉu do, gek-doj, vian agemon, vian energion; ke la certeco de l’ nunaj progresoj kaj estontaj venkoj gvidu kaj akcelu vian laboron. Kun tiaj pensoj mi tutkore komplimentas la anojn de l’ sesa kongreso de l’ franclingva laborista esperanta federacio.
Vivu la unuiĝonta proletaro!
Henri Barbusse. Trad. el la franca SAT-ano 740.
. . . Sed mi scias praktikan utilecon de Esp-o1)
Dum la 2. gubernia konferenco de lab. kaj kampar. korespondantoj en Smolensk (Sovetio) raporton pri Internacia Korespondado faris k-do Nilov, sekretario de gazeto «Raboĉij Putj» (Laborista Vojo). Estas interese, ke k-do Nilov ne estas Espisto, sed dum sia tuta raporto, li laŭdis Esp-on. Kiam unu «labkor»o demandis lin: «Kiu lingvo estas plej bona — Ido aŭ Esp-o», k-do Nilov respondis:
«Mi scias nek unu, nek alian lingvon, kaj juĝi ilian teknikan aranĝon mi ne povas, sed mi scias praktikan utilecon de Esperanto. Al ni en redakcion venis Esperantistoj kaj Idistoj, kaj proponis: ‘Uzu nian lingvon’. Ni estis kontraŭ Esp-o kaj kontraŭ Ido, sed ni diris: Laboru, ‘knaboj’, donu materialon. — Rezulte la Esp-istoj donis al ni ĉ. 100 eksterlandajn leterojn; la Idistoj donis ne eĉ unu!»
La faktoj parolas elokvente. I. L.
1) Municio por propagandistoj.
Evolucio, Revolucio kaj Anarkisma Idealo
de Elisée Reclus (Fino)
Efektive evolucio entenas la tuton de humanaj aferoj, kaj revolucio devas ĝin ĉirkaŭligi ankaŭ, kvankam ne ekzistas ĉiam evidenta paraleleco en la partaj okazaĵoj, el kiuj konsistas la tuto de la vivo de socioj. Ĉiuj progresoj estas solidaraj, kaj ni ĉiuj deziris ilin laŭmezure de niaj konoj kaj forto: sociajn aŭ politikajn progresojn; moralajn kaj materialn, sciencajn, artajn aŭ industriajn. Evoluciulo en ĉio samgrade revoluciulo ni estas sciante, ke historio mem estas nur serio de plenumoj sekvantaj serion de preparadoj. La granda intelekta evolucio, kiu liberigas la spiritojn havas, kiel logikan konsekvencon, la liberigon, fakte de individuoj, en ĉiuj iliaj rilatoj kun la aliaj individuoj.
Tiel oni povas diri, ke evolucio kaj revolucio estas la du sinsekvaj fazoj de sama fenomeno, evolucio antaŭiranta revolucion, kaj tiu-ĉi antaŭiranta novan evolucion, kiu siavice naskos estontajn revoluciojn; ĉu ŝanĝo povas okazi ne kaŭzante subitajn alilokigojn en ekvilibro de la vivo? Ĉu revolucio ne devas nepre sekvi evolucion, same kiel ago sekvas volon de ago? Unu kaj alia nur diferenciĝas laŭ la epoko de apero. Se granda ŝtona defalaĵo baris riveron, la akvoj amasiĝis iom post iom supre de la baro, kaj per malrapida evolucio, lago formiĝis; subite trasorbiĝo okazas en la suba digo, kaj falo de ŝtono kaŭzas kataklismon: la baro estas perforte renversita kaj la malplenigita lago refariĝas rivero. Tiel okazas eta tera revolucio.
Se revolucio malfruas je evolucio, la kaŭzo kuŝas en la kontraŭustaro de la medioj: la akvo de fluo bruetadas inter siaj bordoj, ĉar tiuj-ĉi malhelpas ĝian iradon; tondro ruladas en la ĉielo, tial ke atmosfero kontraŭiĝis al fajrero elirinta el nubo. Ĉiu transformiĝo de materio, ĉiu realigo de ideo estas, dum la periodo mem de ŝanĝiĝo, malhelpata pro inerteco de la medio, kaj la nova fenomeno nur povas okazi per penado, des pli intensa, aŭ per forto des pli potenca, ju pli la kontraŭstaro estas granda. Herder, germana poeto parolante pri la franca revolucio jam diris: «Semo falas en teron, dum longe ĝi ŝajnas mortinta, poste subite ĝi elpuŝas sian stangeton, forjetas la malmolan teron, kiu ĝin kovris, perfortas la malamikan argilon, kaj jen fariĝas kreskaĵo, kiu ekfloras kaj maturigas sian frukton. Kaj la infano, kiamaniere ĝi naskiĝas? Post naŭmonata restado en la mallumo de la patrina ventro perforte ankaŭ ĝi eliras, disŝirante sian envolvaĵon, kaj iafoje eĉ mortigante sian patrinon». Tiaj estas revolucioj, necesaj konsekvencoj de evolucioj, kiuj ilin antaŭiris.
La proverbaj formuloj estas ege danĝeraj, tial ke oni volonte alkutimiĝas ilin ripetadi senkonscie, kvazaŭ por eviti pripensi. Tiel oni tede ripetadas la vorton de Linné: «Non facit saltus natura». Sendube «naturo ne salte iradas»; sed ĉiu el ĝiaj evolucioj efektiviĝas per translokiĝo de fortoj al nova punkto. La ĝenerala vivmovado en ĉiu estaĵo ne montras al ni ie ajn rektan daŭrigadon: sed ĉiam malrektan sinsekvon, revolucian, se tiel oni povas diri. Branĉo ne aliĝas laŭlonge al alia branĉo. Floro ne estas la plilongigaĵo de folio, nek pistilo tiu de stameno, kaj ovujo diferenciĝas de la organoj, kiuj ĝin naskis. Filo ne estas daŭrigo de la gepatroj, sed nova estaĵo. Progreso okazas per senĉesa ŝanĝo de la deiraj punktoj por ĉiu individuo aparte. Same por la specoj. La genealogia arbo de la estaĵoj estas, kiel la arbo mem, branĉaro, el kiuj ĉiu trovas sian vivforton, ne en la antaŭa branĉo, sed en la devena suko. La grandaj historiaj evolucioj ne okazas alimaniere. Kiam la malnovaj kadroj, la tro limigitaj formoj de la organismo, fariĝis nesufiĉaj, vivo transloĝiĝas, por realiĝi en nova formo. Revolucio okazas.
El franca lingvo tradukita de Frida Noël.
— página 7 —
INTER NI
Ni estas klaraj, kion ni intencis per nia «Socialisto» kaj se k-do Eŭtrapel estus pli bone konanta la cirkonstancojn en Aŭstrujo kaj la laboristan movadon entute, li verŝajne ne uzus biblian, kvankam veran? rakonteton, klopodante konvinki nin al sia opinio, sed plene konsentus kun ni kaj ne blovegus en la saman trumpeton kun la burĝanoj.
Ĉar mi nun jam respondas, kvankam nur kiel nefunkciulo, do senpartia observanto, mi samtempe volas respondi ankaŭ al la antaŭe en «Senn.» aperinta kritiko pri la «La Socialisto» kaj se eble ĉesigi la diskuton pri «partikularismo».
Al la kritiko sufiĉu jena respondo, kiun mi jam donis okaze de nia landkonferenco en Baden.
— Gazeto, antaŭ ĉio estas parolilo de iu movado, sen kies kunhelpo ĉiu peno, en ĉiu rilato restus senfrukta aŭ malgraviĝos. Ju pli da gazetoj servantaj al iu movado ekzistas, des pli bonaj estas la sukcesoj, des pli granda ĝia forto kaj potenco. Granda, super la naciojn etendiĝanta gazeto («Senn.») ne povas sin dediĉi al traktado de ŝajne malgravaĵoj de malpli granda grupo, kvankam tiu servas al sama movado, kvankam tiuj montriĝas kiel gravaĵoj kaj vivnecesaj por ĝi. Estas tial memkomprenebie nur salutinde kaj akcelote, se plua organo kunluktas disvastigi saman penson kaj idealon. Tiukaze neniu povas paroli pri konkurenco, kiel ekz. al negocistoj vendantaj saman specon da drapo.
Nun pluen, k-do Eŭtrapel, ĉu vi scias, ke en Aŭstrujo ekzistas ankaŭ burĝa gazeto, la «Aŭstria Esperantisto» kaj disaŭdigilo, per kiu okaze de Esp-o-kurso preskaŭ post ĉiu kurshoro estas varbata por tiu ĉi gazeteto kaj kiu malgraŭ tio tute ne volas kreski? Estas komprenebie, se la aŭstriaj UEA-anoj kondamnadas la ekaperon de nia «Socialisto», ĉar tiu ĉi gazeteto verŝajne kaŭzis jam pluan maldensiĝon de ilia legantaro. Aliflanke estas mirinde, ke «Heroldo» al la aŭstriaj UEA-anoj neniam riproĉis konkurencon aŭ partikularismon, kiam ili eldonis sian gazeteton, kvankam «Heroldo» mem staris antaŭ la preskaŭa pereiĝo.
Ili pli bone kompreneas la gravecon de la frazo: «Ju pli da gazetoj servantaj al iu movado . . .» Kaj vi, k-doj, lasis vin senkonscie kapti kaj uzi kiel kondamnintojn de niaj agadoj. Tial, k-doj, ne riproĉu al ni partikularismon.
Ne deziru la baldaŭan fiaskiĝon de nia «Socialisto» sed — kunhelpu gvidi ĝin al tiu alteco, kiu indas al la alta nivelo de la aŭstria laboristaro. Levka (6631)
Ĉu laŭdinde?
(Pri niaj propagandaj presorganoj)
La propagando por SAT estas ne tro bone organizita: niaj k-doj ĉiutage, ĉiumomente preterlasas bonegajn okazojn por ion fari por SAT!
Nedelonge mi devis noti, ke la Essen’aj k-doj publikigis lernolibron sen mencio de nia Esp.-mondorganizajo. En la respondo al mia artikoleto ili diras, ke «Esperanto-Fibel» estas la prepara ŝtupo al «Petro»?
Bedaŭro, k-doj! Bedaŭrego! Kie estas reklamo por «Petro»? Kial vi ne uzas la bonan okazon antaŭparoli por «Petro» en la ekzemploj? Mia kritiko estis do ne senbaza!
Hodiaŭ mi havas la ĉagrenon denove reveni al la temo.
K-do Lanty parolis en la SAT-jarlibro 1926 pri tio, ke «SAT povus esti jam pli ol dekmilmembra» (Enkonduko, pĝ. 6). Nu, li estas tre modesta. Sed, aliflanke, multaj k-doj tiametode laboras, ke ni neniam atingu eĉ la cititan ciferon.
Kio estas hodiaŭ la bazo de nia propagando? — La nacilingvaj presorganoj!
Sed bedaŭrinde nur «Lingvo Internacia» de SEU havas la aspekton de gazeto favora al SAT. Tion estas pli malfacile diri pri «Der Arbeiter-Esperantist» de GLEA, «Sv. Arbetar-Esperantisten» de SLEA kaj «La Socialisto» de ALLE!
Ili ne propagandas sisteme por SAT, kvankam en ĉiu n-o SAT devas esti aludita aŭ reklamita per la prestiĝo de artikoloj pri celoj, taskoj, utilo kaj praktika laboro de SAT. Do la legantoj ne scias, ke SAT-aniĝi, labori per kaj por SAT estas ilia devo!
Ĉiuj tri gazetoj konstante, seninterrompe, sisteme presas esp.-lingvajn artikolojn, kiuj taŭgas, kompreneble, pli ol ĉio por la eksterlandaj legantoj, do devas aperi en «Senn.» aŭ «S. R.».
Ĉiuj tri organoj nesufiĉe nun batalas kontraŭ la neŭtralista atako al la Esp.-laboristoj; tial multegaj Esp.-socialistoj hontinde misuzas tempon kaj monon por kunlabori al UEA ktp.
— SAT-anoj el koncernaj landoj! Ĉu vi intencas, ke viaj presorganoj nacilingvaj utilu por SAT?
Do faru jenon:
Postulu, ke la presorganoj konstante popularigu SAT, rakontu pri ĝiaj taskoj, laboroj kaj sukcesoj!
Postulu, ke la presorganoj estu nur porvarbaj aŭ porinstruaj! La esp-lingvaj artikoloj, presataj por la ekster-naciaj legantoj, aperu en «Senn.» aŭ «S. R.». En la asociorganoj oni presu Esperante nur tion, kio utilas ekskluzive al la koncerna lingvanaro!
Viaj presorganoj kontraŭbatalu la mielparolan neŭtralismon sub ĉiuj formoj! Ni ĝojas, kiam neŭtralistoj sukcesas inter nerevoluciuloj, sed inter socialistoj devas prosperi nur SAT! Viaj presorganoj aperigu nacilingve (per kelkaj sinsekvaj n-oj) «For la Neŭtralismon!» —
SAT-anoj el Aŭstrio! Ĉu vi fariĝis naciemuloj? Kial vi toleras ekziston de superflua organizajo esperanta-laborista sur la germanlingva teritorio Aŭstrio? Kial vi toleras, ke estu du paralelaj organoj? — Maldece! Korektigu ĉi-eraron! Unuiĝu! Por unu lingvoteritorio estu unu organizo, unu presorgano!
Jen la konsiloj de Dneprano
La konfeso de spiono
(El pasintaj tempoj)
Sentinte, ke la fino de la vivo alproksimiĝas, Sima Ignjatoviĉ kolektis la lastan forton kaj trankviligis sian konsciencon per jena konfeso:
Antaŭ 23 jaroj mi ne estis komercisto kiel nun, sed mi estis sekreta policagento.
Antaŭ la fama «Marta Demonstracio», kiu okazis la 23. Marto 1903 (en Belgrado), oni sentis ĉiupaŝe, ke io granda prepariĝis.
Kelkaj preparitaj komplotoj kontraŭ la reĝo kaj registaro estis ĝustatempe malkovritaj.
Alia tasko estis, observi la socialistojn. Tio estis al mi facila, ĉar mi jam delonge sukcesis enŝoviĝi en iliajn vicojn kaj ĝui la konfidon de la gvidantaro. Mi sciis kion oni pensis kaj intencis.
Antaŭ la Marta Demonstracio oni havis en la socialista klubo sekretan kunsidon. Tiam ankoraŭ ne estis organizita la socialista partio. La laborista movado estis apenaŭ en vekiĝo. En la kunsido estis ankaŭ mi, ĉar krom la invititaj personoj partoprenis pasive ĉiuj laboristoj, troviĝintaj en la klubejo. Ĉiuj tiamaj kluboj de la «Granda Lernejo», sendis du delegitojn, ke ili priparolu la morgaŭan demonstracion. Post mallonga diskutado estis decidite, ke morgaŭ, la 23. Marto, ĉiuj studentoj venu al «Mali Kalimegdan». Tie ilin atendos la komerckomizoj, kiuj ĝis la deka devas fini sian protestkunvenon ĉe «Takova» kaj tiam ili unuigitaj trankvile kaj sen malordo, manifestu tra la urbo.
Ankoraŭ la saman vesperon mi raportis al la sekretario X.
«Aŭskultu! Ignjatoviĉ», diris li post mallonga meditado.
«Al mi ne plaĉas ilia decido! Ni devas radikale finigi tiun stratan koton, kiu kiel torento ŝovas antaŭ si ĉiun malpuraĵon kaj volas paroli pri la politika pureco.
Vi iru morgaŭ al la kunveno de la komerckomizoj. De tie vi iru kun la grupo al «Kalimegdan» kaj kuniĝu kun la studentoj. Vi scias, ke ĉi tiu demonstracio devas esti maltrankvila. Eniru la unuajn vicojn, sed atentu, ke vin neniu ekkonu. Se vi rimarkos, ke la tumulto tamen finas trankvile, vi ekprenu oportunan okazon kaj disbatu la fenestregon ĉe la redakcio de «Male Novine» (Malgrandaj gazetoj). La amaso estas stranga! Se vi montros novan vojon, ĉiuj akceptos. La plua estas nia devo.»
Mi traktis laŭ tiu ordono. La demonstrantoj estis trankvilaj. Ankoraŭ sur «Kalimegdan» k-do Tucoviĉ alvokis la amason trankvile disiri hejmen, kiel decas al konsciencaj studentoj kaj laboristoj.
Mi ektimis, ĉu mi povos plenumi mian taskon. Miaj poŝoj estis plenaj da ŝtonoj. Kiam la granda amaso, kiu konstante kreskis, volis preterpasi la «kortegon» (reĝa palaco), la strato estis barita de ĝendarmoj, por malebligi preteriron. La amaso komencis sub la premo de la ĝendarmoj ŝanceliĝi kaj reiri. Kiam ĝi reiris ducent da paŝoj, mi ekkaptis la okazon kaj jetis ŝtonon en la fenestregon de la redakcio «Male Novine». Por la amaso efikis mia faro kiel signalo.
Tuj alflugis pluvego da ŝtonoj. Kelkaj demonstrantoj eniris la redakcion kaj eljetis la meblaron. De ĉi tie la amaso direktiĝis al ĉiuj registaraj gazetoj kaj faris la samon. La policon ŝanceliĝis. Rapide alvenis la ĝendarmaro kaj soldataro. Ĉe la eniro al «Kalimegdan» la studentoj kaj laboristoj konstruis barojn el verdaj benkoj. Malantaŭ la baroj, ili per ŝtonpluvoj celis la ĝendarmaron, tuj kiam ĝi provis ilin forpeli el iliaj poziciojn.
Tiam venis ordono, ke la kavalerio ekagu. Sed tuj kiam ĝi estis farinta unu paŝon, la demonstrantoj kriis unuvoĉe: Vivu la soldataro! kaj la soldataro ekstaris kiel enterigita. Tio estis tuj sciigita al la «kortego». El la «kortego» venis la ordono ke ĝendarmaro, ĉiam sindonema al la «kortego» kaj registaro, pafu en la ribelaron.
Ekkomencis sovaĝa batalo. La ĝendarmaro disvolviĝis kiel en la milito. Studentoj kaj laboristoj batalis kiel leonoj. Ili falis mortigitaj kaj vundigitaj, sed ĉiu klopodis, laŭforte disipecigi la kraniojn de la malamata ĝendarmaro. En niaj (policaj) vicoj oni diris, estis pli ol dudek mortigitaj kaj dufoje tiom vunditaj, kaj en la vicoj de la studentoj kaj laboristoj, pli ol sepdek estas mortigitaj.
Venis nova registaro kaj novaj homoj.
Mi estis eksigita el la ofico kaj fariĝis komercisto. Sed tiu sekretario, kiu tiel fidele servis al la malnova registaro, sukcesis eĉ en la novaj cirkonstancoj kaj fariĝis ministro.
Hodiaŭ post 23 jaroj mi pentas, ĉar mi estas eĉ nekonscience kulpa, ke tiuj ĉagrenaj junuloj, kies ombroj min akompanis dum mia tuta vivo, pereigis siajn vivojn pro la volo de unu sangavida registaro kaj ankoraŭ pli sangavida „kortego».
Mallongigite trad. el serba jurn. «NOVOSTI» Vekiĝemulo.
— página 8 —
SAT. Tion estas pli malfacile diri pri «Der Arbeiter-Esperantist» de GLEA, «Sv. Arbetar-Esperantisten» de SLEA kaj «La Socialisto» de ALLE!
Ili ne propagandas sisteme por SAT, kvankam en ĉiu n-o SAT devas esti aludita aŭ reklamita per la prestiĝo de artikoloj pri celoj, taskoj, utilo kaj praktika laboro de SAT. Do la legantoj ne scias, ke SAT-aniĝi, labori per kaj por SAT estas ilia devo!
Ĉiuj tri gazetoj konstante, seninterrompe, sisteme presas esp.-lingvajn artikolojn, kiuj taŭgas, kompreneble, pli ol ĉio por la eksterlandaj legantoj, do devas aperi en «Senn.» aŭ «S. R.».
Ĉiuj tri organoj nesufiĉe nun batalas kontraŭ la neŭtralista atako al la Esp.-laboristoj; tial multegaj Esp.-socialistoj hontinde misuzas tempon kaj monon por kunlabori al UEA ktp.
— SAT-anoj el koncernaj landoj! Ĉu vi intencas, ke viaj presorganoj nacilingvaj utilu por SAT?
Do faru jenon:
Postulu, ke la presorganoj konstante popularigu SAT, rakontu pri ĝiaj taskoj, laboroj kaj sukcesoj!
Postulu, ke la presorganoj estu nur porvarbaj aŭ porinstruaj! La esp-lingvaj artikoloj, presataj por la ekster-naciaj legantoj, aperu en «Senn.» aŭ «S. R.». En la asociorganoj oni presu Esperante nur tion, kio utilas ekskluzive al la koncerna lingvanaro!
Viaj presorganoj kontraŭbatalu la mielparolan neŭtralismon sub ĉiuj formoj! Ni ĝojas, kiam neŭtralistoj sukcesas inter nerevoluciuloj, sed inter socialistoj devas prosperi nur SAT! Viaj presorganoj aperigu nacilingve (per kelkaj sinsekvaj n-oj) «For la Neŭtralismon!» —
SAT-anoj el Aŭstrio! Ĉu vi fariĝis naciemuloj? Kial vi toleras ekziston de superflua organizajo esperanta-laborista sur la germanlingva teritorio Aŭstrio? Kial vi toleras, ke estu du paralelaj organoj? — Maldece! Korektigu ĉi-eraron! Unuiĝu! Por unu lingvoteritorio estu unu organizo, unu presorgano!
Jen la konsiloj de Dneprano

Ronda emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj SAT interne.
Ronda emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj SAT interne.
VIa SAT-KONGRESO EN LENINGRAD
5.–10. Aŭgusto 1926
5. KOMUNIKO
KONGRES-KOMITATO
Gek-doj: Koĉkin, Lisicin, Podkaminer, Semjonova, Urban.
KORESPONDADRESO:
K-do S. Podkaminer, Petropavlovskaja 4, kv. 34, Leningrad — Sovetio.
KOTIZO: Egala al la jara SAT-kotizo.
ALIĜILOJ
Skribu la nomon, antaŭnomon, adreson, profesion, partitendencon, n-o de SAT-matrikulo, aktiva aŭ pasiva, membrecon.
Kongresejo: Palaco de Laboro, sidejo de Leningrada Intersindikata Konsilantaro.
Akceptejo: Klubo je nomo de Komintern. Prospekto de 25. Okt., 41—43, angulo de la kajo de Fontanka.
Gek-doj alveturontoj, atentu: En ĉiu stacidomo kaj ŝipalbordiĝejo, de kie oni atendos la alvenon de kongresontoj estas aranĝitaj specialaj dejorejoj-renkontejoj.
Alveturontoj atentu la plakatojn sur la stacidommuroj, montrantajn la dejorejon.
Fakkunsidoj: Ĝis nun anoncis sin la gek-doj por sekvantaj fakkunsidoj: 1. fervojista, 2. instruista, 3. ateista, 4. vegetara, 5. kooperativa, 6. junulara, 7. laboristkoresponda, 8. radia. Enskribiĝo por ĉi sekcioj estos daŭrigata dum la kongreso.
Vizoj: Estas promesitaj de Popola Komisario por eksterlandaj aferoj la senpagaj vizoj. Dum plej proksima tempo estos senditaj al ĉiuj aliĝintoj alilandanaj la kongreskartoj, kiuj estos vizataj de sovetiaj konsulejoj.
Veturo: Ĉi fakon vidu en antaŭa n-o sub Karavanoj al Leningrado.
Kongresaranĝoj: Estas interkonsentite kun diversaj sindikatoj pri ekskursoj senpagaj. En la fabrikoj kaj entreprenoj estos aranĝitaj internaciaj mitingoj, kiujn partoprenos diverslandaj gek-doj.
Estos organizata kino-fotografado de la kongreso, ekspozicio de murgazetoj de laboristaj kluboj kaj konkurso de Esp.-murgazetoj — do ĉiuj Esp.-organizajoj, posedantaj murgazetojn, estas tre petataj sendi ilin per poŝto aŭ per delegitoj al ni. Post la kongreso ili estos danke redonotaj.
Ni esperas ricevi la senpagan veturon al Moskvo por tuta kongresanaro.
Propono I
a) Enmeti en la Statuton de SAT.
En ĉiu loko, kie ekzistas pli ol 2 gesatanoj, ili laŭeble organizas SAT-grupon, kies taskoj estas: organizita plenumado de SAT-servoj, sennacieca memedukado, varbado al SAT ktp.
En ĉiu loko, kie ekzistas SAT-grupo, aniĝo al SAT povas okazi nur pere de ĉi-SAT-grupo. (Konsekvence el tio estu nuligata la jena frazo de l’ nuna statuto: «En lokoj, kie troviĝas aro de SAT-anoj, personoj povas aniĝi al SAT nur pere de la loka peranto.»)
Ĉiu SAT-grupo elektas sian peranton kaj sekretarion.
b) Por plifaciligi interrilatojn inter SAT-anoj-gejunuloj diverslandaj, en ĉiu loko, kie troviĝas SAT-anoj-gejunuloj, unu el ili estu elektita kiel «junular-peranto» kaj notita en la adresaro de la SAT-jarlibro per la literoj «J. P.».
Propono II
a) La Sennacieca Konsilantaro de SAT estu elektata por 2 jaroj.
b) La ĝenerala voĉdonado devas esti komencita ne pli ol duon-monaton post la finiĝo de l’ kongreso kaj finita ne pli ol 2 monatojn post la kongreso.
c) La voĉdonado devas esti klare plenumata. Ĉiu aparta demando devas esti aparte traktata.
d) La Eldon-Kooperativo estu aŭtonomia organizajo ĉe SAT kun speciala kapitalo kaj havajo.
e) La redaktantaro de «Senn.» estu komisiita morale gvidi la informservon de SAT, ĉiuj anoj de SAT havu la devon organizi en ĉiu loko oficejon por peresperantaj korespondado kaj informado.
Rimarko: Tiu ĉi lasta punkto povas esti akceptita en la gvida aŭ unu el desir-esprimaj rezoluciaj de l’ kongreso.
Izgur (2332)
— La aliaj subskriboj estas nelegeblaj, jen la SAT-matrikuloj — 1122, 1447, 4520, 3870, 5450.
3. listo de aliĝintoj al la VI. SAT-kongreso
| 72. | K-do Kirjuŝin, P., | Minsk | 4424 |
| 73. | » Dalidoviĉ, S., | « | 6489 |
| 74. | » Prohorĉik, P., | « | 4430 |
| 75. | » Curanov, V., | « | 5060 |
| 76. | » Fedorov, I., | « | 5199 |
| 77. | K-dino Valentinoviĉ, M., | « | 5061 |
| 78. | K-do Reichert, H., | « | 4996 |
| 79. | » Pavlovskij, B. | « | 7091 |
| 80. | K-dino Maliŝevskaja, A., | « | 4354 |
| 81. | K-do Asvesul, | « | —— |
| 82. | » Buĉukas, | « | —— |
| 83. | K-do Matev, X. | 1433 | |
| 84. | K-dino Caray, Liverpool | 1170 | |
| 85. | K-do Müller, A., Lausa b. Dresden | 4033 | |
| 86. | » Bruchholz, A., Lausa b. Dresd. | 4036 | |
| 87. | » Kolev, K., X. | 4099 | |
| 88. | » Löw, F., Köln | 6817 | |
| 89. | » Hennig, R., Düsseldorf | 4959 | |
| 90. | » Treml, R., Sollenau | 857 | |
| 91. | » Karotam, N., Aalsmeer | 5356 | |
| 92. | » Zimmermann, W., Ammendorf | 2002 | |
| 93. | K-dino France, B., Manchester | 508 | |
| 94. | K-do Ebner, F., Klosterneuburg | 25 | |
| 95. | » Epperlein, K., Altenburg | 4078 | |
| 96. | » Scheithauer, M., Wien | 2364 | |
| 97. | » Wolf, H., Köln | 3082 | |
| 98. | » Schröder, M., Dresden | 111 | |
| 99. | » Cierpka, L., Köln | 2175 | |
| 100. | » Leser, J., Wien | 4282 | |
| 101. | » Weirhelt, M., Ammendorf | 7070 | |
| 102. | » Schmitz, T., Düsseldorf | 6909 | |
| 103. | » Breddermann, O., Pfauhausen | 2429 | |
| 104. | » Riese, K., Leipzig | 347 | |
| 105. | K-dino Gössner, E., Leipzig | 4292 | |
| 106. | K-do Maiblum, B., Lwow | 5236 | |
| 107. | » Mailand, C., Cassel | 265 | |
| 108. | » Deiters, F., « | 264 | |
| 109. | » Goth, H., Waltersdorf | 1225 | |
| 110. | » Müller, R., Cassel | 6298 | |
| 111. | » Purkert, V., Reichenberg | 6839 | |
| 112. | » X. en Y. | 6087 | |
| 113. | » Kavalianskas, X. | 6892 | |
| 114. | » Bitzer, R., München | 1810 | |
| 115. | » Neumann, G., Essen | 3743 | |
| 116. | » Harmsen, M., Aalsmeer | 5679 | |
| 117. | » Effler, A., Wien | 2135 | |
| 118. | » Grignard, P., Verviers | 1854 | |
| 119. | » Hartmann, E., Engelsdorf | 7014 | |
| 120. | K-dino Lehmann, M., Halle | 6152 | |
| 121. | K-do Elze, O | « | 5312 |
| 122. | » Berger, P. | « | 2262 |
| 123. | » Schaaf, F., Wörmlitz | 6910 | |
| 124. | » Stein, R., Ammendorf | 7047 | |
| 125. | » Schiepe, O., « | 7046 | |
| 126. | » Dippmar, R., « | 7048 | |
| 127. | » Alekseev S., Voskresensk | —— | |
| 128. | » Repjevskij N., Stalingrad | 4742 | |
| 129. | » Frolov, P., Saratov | 6423 | |
| 130. | » Skrjagin, A. « | 1706 | |
| 131. | » Albanov, D. « | 1188 | |
| 132. | » Segal, M., « | 127 | |
| 133. | » Savostjanov, « | 5045 | |
| 134. | » Umnjakov, I. « | —— | |
| 135. | » Golubev, B., Kuvŝinovo | 5920 | |
| 136. | » Rublev, S., Odessa | 3711 | |
| 137. | » Danovskij, N., Odessa | 5508 | |
| 138. | » Sahnoviĉ, B, « | 4543 | |
| 139. | » Esjkov, V. Kamenskoje | 6354 | |
| 140. | » Ĉihaĉov, E., « | —— | |
| 141. | » Zarubin, G., Livni | 3372 | |
| 142. | » Kazimirov, G., Kuznjeck | —— | |
| 143. | » Eberle, N., Pokrovsk | 159 | |
| 144. | » Sariĉev, S., Saratov | 2150 | |
| 145. | » Efimov, F., Omsk | —— | |
| 146. | » Donec, N., Staro-Minskaja | 5761 | |
| 147. | » Leontenkov, M., N.-Novgorod | 3638 | |
| 148. | » Kalaŝnikov, V., | 1125 | |
| 149. | » Zaharov, V. | « | 6113 |
| 150. | » Piskunov, V., | « | 5432 |
| 151. | K-dino Polakova, E., | « | 6806 |
| 152. | » Matjaŝina, V., | « | 5109 |
| 153. | K-do Vinogradov, S., | « | 5544 |
| 154. | » Aptek, J., | « | 5532 |
| 155. | » Beljajev, L., | « | 4312 |
| 156. | » Burov, K., | « | 5507 |
(Daŭrigota en n-o 95)
Presejo: UNS-PRODUKTIV-GENOSSENSCHAFT, LEIPZIG
N.º 95, 22 de julio de 1926
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
2-a Jaro. N-o 43 (95) — APERAS SEMAJNE — 22. Julio 1926
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
Redaktanto: E. LANTY 14, Avenue de Corbéra, Paris-XIIe
Sidejo de Ekzekutiva Komisiono de SAT 23, Rue Boyer, Paris-XXe
Administranto: R. LERCHNER Colmstrasse 1, Leipzig O 27
La VI-a SAT-Kongreso honorata per speciala Poŝtmarko
Tio ne okazis iam en la historio de nia movado!
Kongreslando aperigas honore al Esperanto-Kongreso specialan poŝtmarkon!
Tiu informo estas apenaŭ kredebla: ni ja kutimis, ke oni rilatas al esperanto kiel al afero privata; ke esperanto-kongresoj en plej bona okazo venigas post si aperon de pli-malpli detalaj raportaj aŭ informaj artikoloj en jurnalaro. Ni ne kutimis, ke oni honoru nian movadon per iuj specialaj registaraj agoj.
Kaj tamen ĝi estas fakto: la bildo ĉi apuda reproduktas jus aperintan en Sovetio specialan poŝtmarkon honore al la VI-a SAT-Kongreso.
Ŝajne ni ne bezonas detale komenti tiun ĉi fakton: ĝi parolas elokvente per si mem. Nia SAT estas fakto jam sufiĉe reala, ĝi jam estas atentata de proletaj organizaĵoj — kia estas Sovetio kiel Ŝtato de laboristaro.
Popolkomisario por poŝtoj kaj telegrafoj ĉiam zorgis, ke, uzataj kiel iu oportuna signo pri pagiteco de poŝtaj servoj, poŝtmarkoj havu samtempe iun edukan karakteron, ke ili respegulu la ideraon de l’laborista klaso. Anstataŭ portretoj de caroj, anstataŭ simboloj de cara aŭtokratismo — sur sovetiaj poŝtmarkoj aperas simboloj de laboro, de arto, de scienco, bildoj de kamparano, de laboristo, de ruĝarmeano, de inĝeniero, bildoj el la revolucia pasinto de la lando. Unu post la alia tiuj poŝtmarkoj respegulas la batalon de l’laborista klaso en la antaŭo kaj en la nuno.

Poŝtmarko de la sovetia poŝto (ПОЧТА – POŜTO, СССР – USSR), valoro 14 kopekoj: en centra ovalo la obelisko de Libero sur Soveta Placo en Moskvo, ĉirkaŭita de arboj kaj du steloj, kun la literoj S.A.T. supre; sube martelo kaj rikoltilo, kaj la surskribo «VI INTERNACIA PROLETARIA ESPERANTO-KONGRESO 1926».
Poŝtmarko de la sovetia poŝto (ПОЧТА – POŜTO, СССР – USSR), valoro 14 kopekoj: en centra ovalo la obelisko de Libero sur Soveta Placo en Moskvo, ĉirkaŭita de arboj kaj du steloj, kun la literoj S.A.T. supre; sube martelo kaj rikoltilo, kaj la surskribo «VI INTERNACIA PROLETARIA ESPERANTO-KONGRESO 1926».
Kaj jen en tiu serio de memorigaj poŝtmarkoj aperas marko honore al la VI-a SAT-Kongreso…
Kion rakontas la marko.
En ĝia centra ovalo estas prezentita la obelisko de Libero sur Soveta Placo en Moskvo, de post kies pinto eliĝas tri literoj: SAT.
La obelisko estis inaŭgurata dum la unuaj jaroj de la Revolucio, en ĝi respeguliĝis la entuziasmo de la Revolucio, kaj samtempe ĝi estas simbolo de l’proleta Sovetio: sur ĉiu el la tri flankoj de la triangula fundamenta parto de l’obelisko estas ĉizita ĉapitro post ĉapitro la Konstitucio, la fundamenta leĝo de Soveta Respubliko.
Sur la miniatura bildo de la poŝtmarko certe ne estas videblaj tiaj detaloj, samkiel ne estas reliefe videbla la bela figuro de virino, alvoke etendinta sian manon. Tial verŝajne, la desegnisto metis sub la ovalon de la obelisko la ŝildon kun martelo kaj rikoltilo — la simboloj de l’proleta Ŝtato.
Nerimarkebla estas ankaŭ la devizo de l’batalanta proletaro: «Proletarioj de ĉiuj landoj unuiĝu!». Sed tamen ĝi enestas sur la poŝtmarko kaj eĉ dulingve — ruse kaj esperante. Observu atente la du malkontinuajn liniojn, formantajn la randon de l’centra ovalo, kaj vi rimarkos, ke per Morsa alfabeto (telegrafa signaro) estas skribita la devizo ambaŭlingve.
Ĉiuj surskriboj de la poŝtmarko estas faritaj en esperanto, kaj tri el ili paralele ankaŭ ruslingve. Do, tiu ĉi poŝtmarko estas la unua, sur kiu kiel ĉefa lingvo estas uzata la artefarita kaj la natura lingvoj — la rusa — nur kiel akcesorajo.
— página 2 —
2 — SENNACIULO
Multo nova, multo aroga estas en tiu ĉi poŝtmarko: ĝia dediĉo al kongreso de proleta esperantista organizajo, ĝiaj verdaj kvinpintaj esperantistaj steloj, ĝiaj nordaj abioj el la desegna ornamado, kaj fine — la uzo de artefarita Morsa alfabeto kaj de artefarita esperanto kiel ĉeflingvo.
Kaj la tuto — la verda koloro kun helruĝa ovalo sur la sepkopeka kaj kun la violkolora ovalo sur la 14-kopeka poŝtmarkoj — la tuto faras belan impreson…
Iom el la historio de l’poŝtmarko.
La Popolkomisario por poŝtoj kaj telegrafoj jam kelkfoje montris sian konvinkon pri utilo de esperanto: ĝi aperigis Popov-poŝtmarkon kun esperant-lingva teksto, ĝi aperigis jam kelkajn specojn de oficialaj poŝtkartoj esperanttekstajn, ĝi jus dekretis esperanton klara lingvo por telegrafado.
Do ne miriga estas la apero de SAT-poŝtmarko. Per ĝi kvazaŭ estas substrekata la praktika valoro de SAT, organizanto per esperanto de interproleta kunligo kaj de praktika esperanto-uzado proletcela.
Jam en marto ni estis informitaj pri la decido de l’Popolkomisario aperigi specialan poŝtmarkon honore al la VI-a. Sed tio ne estis por ni iel definitive kredebla, ĝis en majo estis senditaj al ni por eventuala aprobo kelkaj projekt-desegnajoj. Eble iam estos reproduktataj tiuj ĉi projektoj, kiel iu historiajo. Hodiaŭ ni nur diru, ke neniu el ili logis nin. Eĉ la desegnaĵo kun bele plenumita portreto de L. Zamenhof.
Kaj ni decidis proponi nian projekton. La taskon plenumi ĝin prenis sur sin nia Moskva SAT-ano K-do S. Starŝinov-Kudrjavĉev, fakulo de desegna arto. Al li ni skizis la ĉefan ideon de la desegnaĵo kaj li eklaboris.
Jen la projekto en ĉefaj trajtoj estas preta. Kun ĝi mi kuras al K-do N. Modenov, laŭ kies propono estas farita la decido de l’Popolkomisario pri aperigo de la marko. Kaj en lia laborĉambro ni pripensas la ceterajn detalojn de la desegnajo. Sufiĉe longe ni meditis pri la ĉefa surskribo. Necesis ke ĝi estu tuje komprenebla por ĉiu, kiu konas nur la alfabeton, necesis ke la vorto «Esperanto» estu tutklare videbla. Post longaj serĉadoj ni elektis la simplan kaj kontentigan: «VI Internacia Proletaria Esperanto-Kongreso 1926». Kiu ĝin ne komprenos?
K-do Modenov rimarkigas, ke mankas la proleta devizo kaj tuj mem proponas la solvon por enmeti ĝin, sufiĉe longan, sur la miniatura desegnajo: uzi Morsan alfabeton.
Fine, la preta projekto estas transdonita, kaj granda amiko de esperanto, Kolegi-membro de l’Popolkomisario K-do Musatov, plej multe zorginta por aperigo de la marko, aprobas la projekton.
La afero nun progresas, instigata de klopodema K-do Ĵavoronkov, senĉese telefonanta al la koncernaj institucioj por plirapidigi la aperigon. En la lastaj tagoj de junio ni ricevas jam presitajn specimen-ekzemplerojn por diri nian definitivan opinion kaj por kontroli la ĝustecon de la esperantlingva teksto.
Kaj la 3-an de julio ni ricevas la unuajn ekzemplerojn de la presita poŝtmarko.
Kvazaŭa fabelo.
Ĉu ne estas fabela tiu rakonto?
Ĉu ne estas fabele, ke ni, ordinaraj vicujoj, simplaj laboruloj estis tiel proksime partoprenantaj en la teknika prizorgo, de l’poŝtmarko? Ke la bildo de l’marko estis kolektive kreata? Ĉu ne estas fabele, ke la juna kelkmilmembra SAT povas jam nun tiel efiki sur ŝtatan komisarion?
Estas ja kvazaŭa fabelo, sed tamen reala fakto. Nedubeble la respondeculoj de l’Komisario por poŝtoj kaj telegrafoj komprenis bone, ke la forto de nia Asocio estas ĉefe dinamika kaj sekve ne devas esti mezurebla per ordinaraj mezuriloj.
Ĉu decas tamen, ke la nomo «SAT» aperas sur oficiala ŝtata dokumento? Jes, decas ĉar la nomo «U.S.S.R.» estas simbolo de nenacia ŝtato, de la Ŝtato, en kies nomo forestas nomo de ajna nacio, do — nomo sennacieca.
Kaj ĉu do ne estas la tuto de l’marko, kun la obelisko de Libero, kaj kun tiuj literoj — la simbolo de la estonta sennacieca organizo de l’mondo, kie
« …flirtos tre bela flag’ super senlima land’ » ?
G. DEMIDJUK.
Al atento de la Kongresanoj
La 5-an de julio la listo de l’kongresanoj, pri kiuj la enketinformoj venis ĝis tiu tago al Moskvo estas transdonita al Popola Komisario de eksteraj aferoj kaj estas ricevita la certigo, ke ne pli malfrue ol 25-an de julio ĉiuj koncernaj ambasadorejoj havos pretaj la vizojn por la kongresanoj.
Sekve la K-doj, veturontaj al la Kongreso volu la 23-24-25-an de julio viziti aŭ rilatiĝi kun sovetia ambasadorejo por ricevi la vizon. La vizoj estas liberigitaj je ajna pago, sekve la kongresanoj devos neniom pagi por ili.
Oni atentu, ke por kelkaj landoj la afero estas aranĝita tiele, ke ili povas ricevi la vizon ne nur en sia loĝlando, sed ankaŭ en alia, nome:
K-doj el Polio povas ricevi la vizon en Polio kaj Latvio.
K-doj el Litovio povas ricevi la vizon en Litovio kaj Latvio.
K-doj el Nederlando povas ricevi la vizon en Germanio kaj Anglio.
K-doj el Hispanio povas ricevi la vizon en Francio.
K-doj el Urugvajo povas ricevi la vizon en Francio kaj Anglio.
K-doj el Jugoslavio povas ricevi la vizon en Aŭstrio (Wien).
Daŭras la klopodoj por pli bonŝanca organizo de postkongresa ekskurso al Moskvo kun vizitoj al Moskvaj fabrikoj, uzinoj kaj institucioj kaj kun eventuala solena kunsido. La 14-a de aŭgusto okazos en Moskvo radiotelefona prikongresa soleno: kongresanoj diverslingvaj ekstaros unu post alia antaŭ mikrofono por saluti en esperanto la K-dojn, ne povintajn veni al Leningrad. Tiu radio-paroladaro okazos de la sesa ĝis la sepa vespere (mez-eŭropa tempo) per la stacio je la nomo de Komintern, je ondlongo 1450-metra. Kiu ne povas veni al la Kongreso, jam nun preparu sin por aŭskulti perradie kongresanojn.
G. DEMIDJUK.
Moskvo, 5-an de julio 1926.
— página 3 —
SENNACIULO — 3
★ VI-a SAT-KONGRESO
EN LENINGRAD 5. — 10. aŭgusto 1926
KONGRES-KOMITATO Gek-doj: KOĈKIN, LISICIN, PODKAMINER, SEMJONOVA, URBAN.
KORESPOND-ADRESO: K-do S. PODKAMINER, Petropavlovskaja 4, kv. 34, Leningrad — Sovetio.
KOTIZO: Egala al la jara SAT-kotizo.
ALIĜILOJ Skribu la nomon, antaŭnomon, adreson, profesion, partitendencon, n-on de SAT-matrikulo, notu ĉu vi estas aktiva aŭ pasiva membro.
4-a LISTO DE ALIĜINTOJ
156 K-do Ruvinskij, I., Makejevka . 5551 157 — Jeleznjakov, B., Sverdlovsk 5583 158 — Teterin, G., Leningrad . . 1473 159 — Belajev, V., — . . 1081 160 K-ino Ŝtumberg, A., — . . 161 K-do Zlotarj, K., — . . 2038 162 K-ino Nahimoviĉ — . 5675 163 K-do Johin, N., — . . 6389 164 — Tadeosjanc, A., Blagodatno-Stepanovka . . 4027 165 — Kotelevcev, V., Ekaterinoslav . . 5711 166 — Andrejev M. Leninsk-Turkmensk . . 4003 167 — Sidorov, A., Rostov/Don . 5458 168 K-ino Svistunova, K., Moskvo . . 169 K-do Svistunov, V., — . 5582 170 — Jasinskij, P., Kereto . 5699 171 — Hajrapetjan, B., Baku . 2040 172 — Fedotov, N., Novoĉerkssk . 3736 173 — Ŝirjaev, B., Mahaĉ-Kala . 5299 174 — Kuriĉ, J., Moskvo . . . 5905 175 — Alalikin, A., Vjatka . . 3982 176 — Panŝin, S., Kimri . . 1035 177 — Ozornin, F., Ŝepetovka . . 6287 178 — Ŝvarc, J., Petrovsk-Zabaikalskij . . 5766 179 — Tomilov, A., — . . 5580 180 — Korolev, N., Kovrov . . 5 181 — Perelŝtejn, B., Moskvo . . 3940 182 — Vajnŝtejn, S., Kiev . . 5279 183 — Novokreŝĉenov, A., Serdobsk . . 5714 184 — Kuzmiĉ, V., Harjkov . . 3975 185 K-ino Alekseeva, M., Nijnij-Novgorod . . 5506 186 K-do Dimitrov, I., X. . . 187 — Fonkaĉ, G., Moskvo . . 188 — Erben, R., Pilnikau ap. Trautenau . . 7051 189 — Nixedorf, F., Herne i/Westfalen . . 5801 190 — Robig, F., Rotterdam . 1280 191 — Goŝ’i, J., Lwow . . . 7121 192 K-ino Limouzin, E., Paris . . 509 193 K-do Fejta, M., Lwow . . 7073 194 K-ino Savage, C., Blackburn . 4302 195 K-do Agatz, W., Heisingen ap. Essen . . 5318 196 — Aas, H., Oslo . . . 767 197 — Schulze, G., Berlin . . 2508 198 — Whitham, A., Burnley . 1351 199 — Bratanovskij, V., Ĉimkent 5328 200 — Paŝkeviĉius, A., X. . . 4884 201 — Straach, P., Netzschkau i/V. 5813 202 — Petzold, M., — . 557 203 — Schiffer, H., Lwow . . 7018 204 — Schuss, M., Nowy Sacz . 7010 205 K-ino Lehmann, K., Leipzig . 913 206 K-do Vogel, W., Leipzig . 174 207 — Muribo, M., Oslo . . 102 208 — Valĉev, V., X. . . 7077 209 — Hristozov, V., X. . . 7078 210 — Naumann, W., Engelsdorf ap. Leipzig . . 7049
211 K-ino Drezen, H., Tallinn . . 4227 212 K-do Delĉev, S., X. . . 7079 213 — Glöckl, K., Nürnberg . . 4955 214 — Georgiev, J., X. . . 1130 215 — Nixedorf, P., Herne i/Westfalen . . 5615 216 — Krasnopolskij, A., Vasiljevskoje ap. Kaluga . 5461 217 — Bogdanov, S., Lugansk . 4604 218 — Fajbiŝeviĉ, M., Smolensk . 6763 219 — Jermakov, I., Samara . 6749 220 — Rijij, F., Poltava . . 1121 221 — Kapustjanskij, V., Poltava 5918 222 — Jarov, V., Bogorodsk ap. Moskvo . . 4791 223 — Bogdanov, V., Velij ap. Pskov . . 6766 224 — Goldfeder, S., Krjukov/Dnjepr . . 5448 225 K-ino Bajanova, V., — . 7112 226 K-do Taralkij, — . . 7002 227 — Izgur, M., Kremenĉug . 3870 228 — Izgur, E., — . . 2332 229 — Kolĉinskij, V., — . 1447 230 — Nosko, P., Salsk-Kaŭkazo . 5556 231 — Humenjuk, A., Krjukov/Dnjepr . . 232 — Povoroznik, N., Bobrujsk . 3641 233 — Hibŝ, L., Odessa . . 818 234 K-ino Reznikova, E., — . 6227 235 K-do Gojvivulo, Nadejdinsk . 5509 236 — Penza Gubernia Komitato de SEU 237 — Liljer, A., Moskvo . . 4200 238 — Sutkovoj, V., Odessa . . 784 239 — Raguier, G., Eaubonne . 740 240 — Lanty, E., Paris . . 1 241 — Yelland, E., London . 164 242 K-ino Sujadinova-Yelland, — 1053 243 K-do Azorin, F., Cordoba . 3681 244 — Poljanskij, N., Moskvo . . 245 — Jeremejev, S., Rtiŝĉevo ap. Saratov . . 246 — Glodeau, L., Paris . . . 50 247 — B., L., — . . 11 248 — Burda, R., Plzen-Letna . 409 249 — Batta, J., Wien . . 246 250 K-ino Batta, M., — . . 633 251 — Duemke, H., Leipzig . . 7035 252 K-do Duemke, R., — 7036 253 — Wenzel, J., Wurzen . . 1223 254 — Borrell, J., Barcelona . 357 255 — Argué i Salto — . 6958 256 — Vilaginés, M., — . 4573 257 — Bermejo, B., Montevideo . 2495 258 — Oliveras, J., — . 2003 259 — Sender, M., Barcelona . 356 260 — Egert, H., Essen . . 4563 261 — Schinkel, R., Leipzig . . 135 262 — De Bruin, G., Enschede . 670 263 — Schönherz, Z., Brno . 6073 264 K-ino Boxhammer, M., Dresden 4010 265 K-do Neumann, W., — 4386 266 — Nitzsche, R., — 1598 267 — Haseloff, E., — 5827 268 — Löwe, E., — 98 269 — Starr, M., London . . 488 270 — Naumann, F., Zeitz . 5673 271 — Hock, I., Zagreb . . 6507 272 — Nikŝiĉ, H., Zagreb . . 1361 273 — Günte, O., Gablonz . 274 — Böhmer, W., Reichenberg 6087 275 K-ino Bauer, E., Gablonz ap. N. 2067 276 — Jäkel, M., Schlag ap. Gablonz . . 4656 277 K-do Bauer, F., Gablonz ap. N. 2066 278 — Wigh, A., Inzersdorf ap. Wien . . 4977 279 — Hans, F., Rothenbach . 3834 280 K-ino Majzlis, L., Ĉita . 4612 281 K-do Kolbin, J., — . 5596 282 — Faddejev, K., — 3717 283 — Brelgin, K., — 5595 284 — Bajenov, V., — . 1367 285 — Krutikov, S., — 6436 286 — Kolbin, N., — 5597 287 — Stefanoviĉ, N., — 5592 288 — Vail, M., Kiev . . 5656 289 — Astafjev, P., Samara . 4605 290 K-ino Gordon, V., Leningrad . 4045
291 K-ino Brukson, M., Leningrad . 1396 292 K-do Brukson. J., — 1896 293 — Vasilĉenko, P., Krasnodar 294 — Golubcov, I., Kuzemkino ap. Leningrad . . 295 — Staĥurskij, A., Ludinovo ap. Brjansk . . 5698 296 — Bojev, S., Poltorack (Turkmenio) . . 4358 297 — Dovgal, I., Bahmaĉ . 298 — Golovŝĉikov, I., Armavir . 6549 299 K-ino Medvedeva, A., Ivanovo-Voznesensk . . 6321 300 K-do Zamjatin, V., St.Viĉuga ap. Ivanovo-Voznesensk. 301 — Maslenko, A., Brjansk . 4017 302 — Bokarjov, E., Rostov/Don. 5117 303 — Kletenik, S., — 5430 304 — Baranov, V., — 6478 305 — Namov, G., — 5908 306 K-ino Barabanova, G., — 6934 307 K-do Filipov, G., Harjkov . 5221 308 K-ino Blumert, V., Leningrad . . 309 — Zavadskaja-Krasnopolskaja, Z., Leningrad . . 6476 310 K-do Zavadskij-Krasnopolskij . 6475 311 — Varankin, V., Tverj . . 1116 312 — Boĉkarev, N., Zmeinogrskoje (Siberio) . . 7197 313 — Crisford, S., Battersea ap. London . . 7160 314 — Coursier, A., Birminghan . 7159 315 — Tomrley, C., Oslington ap. London . . 7157 316 K-ino Coursier, M., Birmingham 7158 317 K-do Sons, F., London . . 6918 318 — Hall, R., Peterborough . . 7145 319 — Atkinson, G., London . . 7144 320 — Hydes, L., Thames Ditton 7143 321 — Taylor, London . . . 7142 322 — Chatters, W., London . . 4289 323 — Enghardt, H., Leipzig . 1031 324 — Riedel, R., — . 703 325 — Schlitmann, J., Dachau ap. München . . 4160 326 — Hoffmann, H., Augsburg . 62 327 — Rödel, E., Leipzig-Lindenau . . 5068 328 K-ino Hombrook, A., Purley-Surrey . . 7146 329 K-do Wysocki, P., Ekaterinoslav 4537 330 — Suomi, W., Helsinki . . 4122 331 — Ŝokurov, P., Novoje ap. Ugliĉ . . 4176 332 — Ivanov, V., Odessa . . 783 333 K-ino Alaŭdina, O., Ivanovo-Voznesensk . . 6162 334 K-do Tava. Kadzuvo., Harbin . 6956 335 — Krapivin, P., Jakovleviĉi . 6351 336 K-ino Lebedeva. A., Minsk . . 337 K-do Botvinik, S., — 338 — Ŝukeviĉ-Tretjakov, R., — . 5321 339 K-ino Ŝukeviĉ-Tretjakova, S., — . 340 K-do Ludzskij, T., Leningrad . 5570
Kongresontoj, atentu!
Se K-doj deziras veturi tra Latvio, mi sciigas, ke vagonaro foriras de Riga je la 6.30 vespere, alvenas Leningradon la venontan tagon je la 7.50 vespere. La bileto Riga-Leningrado III-a klasa kostas: L. 22.67. (1 lato egalvaloras gm. 0.80).
Riga’aj SAT-anoj intencas aranĝi ekskurson al la marbordo. Informojn pretas liveri K-do Krastin, Riga, Latvio, Matisa iela 52-a, dz. 1.
★
— página 4 —
4 — SENNACIULO
Antaŭ nia Kongreso
Baldaŭ ĝi okazos, nia VI-a! Kunvenos SAT-anoj diverssektoraj por priparoli kune la interesojn de nia organizajo.
Ĝis nun troviĝis en la tagordoj de niaj kongresoj ĉiam multaj proponoj pri ŝanĝoj, plibonigoj kaj kompletigoj de nia Statuto. En la komencaj jaroj ĉi tio estis necesa kaj utila. Estus ja neverŝajnajo, ke ĉe ĝia fondo ellaboritaj reguloj tuj montriĝus tute taŭgaj kaj perfektaj. Sed nun, K-doj, sufiĉe ni ŝanĝis.
Ke nia Asocio ankoraŭ ne havas dek mil membrojn, ke nia Jarlibro ankoraŭ ne estas impona enciklopedio, ke «S-ulo» ankoraŭ ne estas 20-paĝa, ke «S. R.» ankoraŭ ne aperas en dikaj volumoj, kelkvorte: ke nia Asocio ankoraŭ ne estas tiel granda, kiel ni volus kaj kiel ĝi devus esti, pri tio ne kulpas nia Statuto.
Tial ĉesu nia ŝanĝemo. Ni klopodu prefere plibonigi niajn taktikojn kaj labormetodojn.
Ni propagandu kaj reklamu nian Asocion, sisteme, laŭplane. Samurbaj aŭ samregionaj K-doj kune priparolu la aferon kaj ellaboru laborprogramon. Ĉiu laborista esperantisto devas esti informata pri SAT, pri ĝia laboro, pri ĝiaj organoj. En naciaj esperantaj gazetoj regule ni aperigu artikolojn aŭ anoncojn pri SAT. Ni organizu la vendadon de SAT-eldonajoj en la grupoj, ni vendu ponumere niajn gazetojn ktp. Mallonge: ni organizu nian propagandon. Tiam ni gajnos membrojn kaj abonantojn, tiam nia organizajo kreskos kaj plifortiĝos. Dekmilmembra anaro, multpaĝa SENNACIULO, dika, multrubrika, impresa Sennacieca Revuo, ĉiumonata apero de grava libro ne estas fantaziajoj, sed efektivigeblajoj. Necesas nur ke ni laboru por ĝi.
En tia spirito laboru nia VI-a.
670 (Enschede).
La SAT-aparato servas
Represis el SENNACIULO gazetoj Raboĉij Putj (pri vivo en Italio, pri bulgaraj gazetoj kaj strikoj en Ameriko kaj Ĉeĥo-Slovakio), Krasnoarmejskaja Pravda (pri vivo de latvia kamparanaro, pri ĉeĥo-slovaka armeo, pri militŝiparo diverslanda), Smolenskaja Derevnja (pri vivo de latvia kamparanaro).
El Sennacieca Revuo: Auckland Labour News (Aŭstralio) 1-V-1926 — «Dia amo per grenadoj [N. 12 (24)]; Corriere del Mare (publikata sur bordo de ŝipo «Giulio Cesare», Italio) — IV-a, V-a, VI-a — «Ventoŝipo sen veloj» [N. 8 (20)]; Przeglasd Ksiesgarski (Warszawa), N. 2, 3, 4/5, 7 — «La libro de estonto» (N-oj 1-2/13-14, 6/18, 11/23).
★
Prolet-Gazet-Informservo por la franclingvaj landoj, kies sekretario estas K-do Chamarre (La Roŝel), sukcesis, dum la lastaj tri monatoj, represigi el «S-ulo» 23 artikolojn en 9 diversaj jurnaloj.
☆ DISKUTEJO ☆
Pri «Frontunueco»
(Daŭrigo *)
La organoj de SAT.
Tiu demando indus ampleksan pritraktadon. Sed necesas ne tro rabi spacon en la gazeto; tial mi provu diri mian opinion kiel eble plej koncize.
Unue mi deklaras, ke la plano de K-do Zilberfarb ŝajnas preskaŭ tute aprobinda. Bedaŭrinde ne sufiĉas desegni belan planon por ke efektiviĝu la planotajo. Necesas plie taŭga materialo: la redaktoroj de niaj gazetoj povas ja elekti nur el la ricevitaj artikoloj.
Raporti objektive kaj interese ne estas tiel facile kiel kelkiuj supozas. Ofte mankas ĉe korespondantoj ne nur sufiĉa klereco, sed eĉ elektokapableco pri la temoj pritraktindaj. Tro da K-doj forgesas, ke ili verkas por tutmonda legantaro; ili kelkfoje raportas pri faktoj, havantaj ĉefe nacian, eĉ lokan intereson. Ankaŭ tro da raportantoj ne atentas, ke «S-ulo» ne estas ĉiutaga jurnalo; ili sendas informojn, kies sola intereso kuŝas en la aktualeco — aktualeco jam forpasinta, kiam aperas la artikoloj.
Jam delonge ni diradas, ke la SAT-anoj devas kutimiĝi al eksternacia sent- kaj penskapablo. Sed tia kapablo ne rapide kreskas. Necesas eduki tamen aron da korespondantoj, kapablaj prikonsideri plej simplan fakton en ĝia rilato kun la tutmonda historia proceso. Nur tiele niaj gazetoj akiros apartan karakteron, senteblan originalecon. Ne facila la tasko, kiel montras la sperto. Sed ni devas forte konvinkiĝi, ke nur celante al tiu direkto ni povos, post diversaj provoj, fine atingi la celon.
Pravas certe K-do Zilberfarb, dirante, ke «S-ulo» ne devas enhavi «belvortajn artifikajojn de jurnalistoj». Estas ja vere, ke simplaj laboristoj kelkfoje malsukcesas en verkado de raportoj ĝuste pro tio, ke ili penas imiti la profesiajn publicistojn. Laboristoj verkus pli leginde, se ili rakontus tute simple pri sia profesio, pri sia propra vivo, ol penante raporti pri politikaj okazintajoj. Nedubeble ĉiu laboristo havas en iu angulo de sia cerbo ion sciigindan, iun konigindan observajon.
La tasko de Redaktoro estas malkovri ĉe korespondantoj tiujn kaŝitajn trezorojn. Li devas instigi, konsili, kritiki — kaj senkompate fortranĉi la superfluajojn el la artikoloj ricevitaj. Treege grava estas la tasko de Redaktoro, ĉar ĝi ne limiĝas je la nura elektado de artikoloj. Ni ne estu tamen tro postulemaj. Ni konsciu pri la juneco de nia movado, pri ĝia ne nur mona, sed ankaŭ intelekta malriĉeco. Vidi la mankojn estas la unua kondiĉo por ke iom post iom ni povu ilin forigi.
Mi konsentas, ke «S-ulo» devas esti ĉefe informa, sed ne en la senco de l’ĉiutagaj jurnaloj. Ĝi ne estu tute plenigata de informoj. Necesas varieco. Ne ĉiuj legantoj interesiĝas pri la sama temo. Mi opinias, ke ne estus domaĝe, se aperus diskutoj (ne disputoj) pri teoriaj demandoj. Necesas nur limigi la amplekson de l’diskutoj kaj eviti, ke ili aliiĝu en polemikadon.
Ni ne forgesu ankaŭ, ke la plej granda parto el la legantoj propagandas esperanton. Ili do bezonas esti informataj pri la tuta esperanta movado. Tro ofte mankis en «S-ulo» informoj, kiujn la esperanto-agitistoj devis ĉerpi el neŭtralaj gazetoj. Tia situacio estas likvidenda. La SAT-anoj ne estu devigataj aboni neŭtralan gazeton por esti informataj pri la ĝenerala stato de l’esperanta movado.
Komprenebla ne povas temi pri publikigado de raportoj en kiuj la nomoj kaj titoloj de ĉiuj eminentuloj estas, sen ia etigo, citataj, kiel okazas en burĝaj gazetoj. Sed estas eble per kvar aŭ kvin linioj informi la legantaron pri gravaj okazintajoj. Ekzemple, ĉu ne estas bedaŭrinde, ke l’inaŭguro de l’Zamenhofa Monumento en Varsovio ne estis konigata al la SAT-anaro? …
Sufiĉe larĝa loko estu do rezervata al la laborista esperanta movado, kaj plimallarĝa al la neŭtrala. La redaktora tasko estu difini ĝustan proporcion, considere la celon de nia gazeto.
Ĉu paroli pri «La Lernanto»? Ne utilus. Neniu opinias, ke tiu folieto respondas al la deziroj de lernantoj. Necesas, ke iu K-do, sperta en la instruado de esperanto, prenu sur sin la taskon pri kolektado de taŭga materialo, ĝin prilaboru kaj ankaŭ aldonu la necesajn klarigojn gramatikajn kaj prilingvajn komentojn. Se «La Lernanto» estus plene taŭga, la nacilingvaj organizoj povus aĉeti la necesan kvanton por aldoni al siaj propagandaj organoj kaj tiele forigi el ĉi-lastaj ĉiun esperantan tekston.
Ankaŭ pri «S. R.» mi silentu. La respondecaj redaktoroj jam plurfoje faris la necesajn rimarkojn en «Redakcia Angulo». La sperto montris, ke ne sufiĉas fari varmajn alvokojn por ke tuj sin prezentu bonvolaj kaj spertaj kunlaborantoj en ĉiuj kulturcentroj.
La organoj de nia Asocio estos tiaj, kiaj faros ilin la SAT-anoj mem. Nia movado pli bezonas plenumantojn spertajn ol nurajn proponantojn kaj kritikantojn.
★
Frakcioj.
Kio estas frakcio? Mi malfermas la vortaron de Kabe kaj legas: Frakcio estas parto de unuo. Bona difino. Kaj se oni konsentas pri ĝi, tuj evidentiĝas, ke SAT konsistas el frakcio da anarkistoj, frakcio da komunistoj, frakcio da socialistoj, ktp. Kaj tiuj frakcioj konsistigas la unuon SAT.
Dezirinde aŭ ne, aktive aŭ latente, frakcioj ekzistas, ne povas neekzisti en nia Asocio, ĉar ĝi konsistas el diverspartiaj elementoj.
Sed ĉu estas konsilinde, ke tiuj frakcioj havu aktivan vivon? Jes, senhezite mi respondas.
En antaŭa ĉapitro, mi montris, ke necesa estas la kuniĝo de ĉiuj laboristaj esperantistoj en sama organizo; ke ĉiuj profitas je tio. Sed necesas ankaŭ, ke ili ĉiuj havu la eble-
*) Komenco en la n-ro 93.
— página 5 —
con uzi la SAT-aparaton por la intereso de sia propra partio aŭ tendenco. Kaj ĉu tio estas ebla, se samfrakcianoj ne konas unu la alian, ne helpas unu la alian por plenumi difinitan taskon? Kiu neos, ke klopodoj ĉe partiaj instancoj havas pli da ŝancoj esti priatentataj, se la klopodantoj estas anoj de l’ koncerna partio? Sed, por prepari la klopodojn, necesas komuna laboro de sampartianoj. La SAT-aparato devas ebligi tian frakcian laboron, ĉu per publikigo en «S-ulo» de alvokoj al la frakcianoj, ĉu aliel. Se tia laboro ne estus ebla, tiam tutcerte «SAT estus en danĝero», ĉar la diverspartiaj elementoj ne havus profiton en la kuniĝo.
Aliparte, ĉu ne estas konate, ke, ekzemple, la kompartio devigas siajn membrojn labori frakcie en ĉiuj organizoj. Sekve, malpermesi tion al komunistaj SAT-anoj estus meti ilin antaŭ jenan alternativon: aŭ eksiĝi el SAT, aŭ eksiĝi el la partio. Nia Asocio ne devas enmiksiĝi en la interna vivo de politikaj partioj. Ni ne devas debati por decidi ĉu Komintern estas prava aŭ ne, devigante siajn membrojn labori laŭ ia metodo.
Sed ne okazu miskompreno. Se temus oficialigi, enstatutigi la funkciadon de frakcioj en SAT, mi forte malaprobus tian proponon. Tiaokaze la frakcioj tendencus, vole nevole, al memstara, konstanta vivo; ili celus formi unuon kaj fakte ĉesus esti frakcioj.
Tiele konsiderante la demandon, oni ankaŭ povas logike kaj sincere aserti, ke frakcioj ne ekzistas en SAT, ĉar en la Statuto ne estas menciate pri ili.
Pritraktinte ĉi demandon, K-do Zilbelfarb alvenis al stranga konkludo. Li diras en sia artikolo:
« En SAT ne devas ekzisti tendencfrakcioj kiel konstantaj internaj organizaĵoj: por la bona funkciado de SAT tiaj frakcioj estas ne nur nebezonataj, sed eĉ malutilaj…
«…Sed… tendencoj ekzistas ja en la laborista movado. Ni povas bedaŭri ĉi-fakton, sed tamen ĝi restas reala fakto. Kaj ni ne povas, nek devas permesi aŭ malpermesi al ĉiutendencaj proletesp-istoj — ĉu SAT-anoj ĉu ne SAT-anoj — kuniĝi kaj formi laŭ sia plaĉo diversajn organizajojn ekster SAT…»
Nu, komprenebla, se oni malpermesas al samtendencanoj, ke ili laboru frakcie por la helpo de la SAT-aparato, estas evidente, ke la tendencanoj ne povos konsenti tian bridadon. Ekster SAT ili do kuniĝos, formos apartan organizon kaj… eksiĝos el SAT!…
Tion pruvas plej evidente la ekzisto de TLES. De kiam ekzistas tiu disiga entrepreno, multaj (relative) anarkistaj K-doj ne reaniĝis al SAT. Sendube K-do Zilberfab diros, ke li tion tre bedaŭras, sed ne utilas la bedaŭroj. La simpla logiko instruas, ke kiam premisoj estas eraraj, la konkludo de rezonado ne povas esti ĝusta.
Legante la ĉi suban frazon el la artikolo de K-do Zilberfarb, mi preskaŭ emas pensi, ke li parolis ironie, «eŭtrapelece»:
« Samtempe nia asocio rajtas postuli de la SAT-anoj, ke, estante membroj de tendencorganizajoj prolet-esperantistaj, ili varbu en ĉi-organizajoj novajn membrojn por SAT.»
Bona intenco! Sed kion instruas la sperto? Ĝi instruas, ke nia Administranto, post la fondo de TLES, ricevis ofte jenajn sciigojn: «Ĉar nun ekzistas anarkista esperantista organizo mi ne plu deziras esti SAT-ano…»
Kaj ĉu povis aliel okazi? Ĉu do K-do Zilberfarb opinias, ke la anarkistoj estas tiom riĉaj je tempo, energio kaj mono, por povi samtempe labori en SAT kaj ekster SAT, pagi plian kotizon, aboni plian gazeton ktp.? Sufiĉas starigi la demandon por ke tuj vidiĝu la respondo.
Mi ne dubas, ke parolis sincere K-do Zilberfarb, tial mi esperas, ke lia sincereco helpos lin vidi kiom erara estas lia vidpunkto.
Estas supozeble, ke frakcioj fariĝos tiom fortaj, ke ili sentos la bezonon havi apartan gazeton, diras iu. Al tio mi respondas, ke tiam la frakcianoj estos ankaŭ akirintaj grandan influon en sia partio. Tiam ili do klopodu por atingi, ke la partia organizo mem prenu sur sin la eldonon de esperantlingva revuo aŭ bulteno. Sed aparta, senkontrola eldono de partia esperanta gazeto flanke de SAT-frakcianoj ne nur estus neutila por la partio, sed malutilus al SAT mem. Ni ne devas misuzi niajn fortojn, se ni deziras, ke nia Asocio estu vigla kaj prospera — kondiĉo necesa por ke ĝi povu plenumi siajn taskojn.
En la ĝenerala stato de l’ esperanta movado, partiaj aŭ tendencaj esperantlingvaj gazetoj estas malutilaj; ili povas nur okazigi la malfortigon de la SAT-movado. Aliel estus, se neesperantaj organizoj mem prenus sur sin tian eldonon. Al tio ni celu en la frakcia laboro.
(Pluo sekvos.)
E. LANTY.
Bona verko pri Sennaciismo
Germanlingvaj Kamaradoj!
Ne delonge aperis en germ. lingvo la verko de l’ socialista profesoro Th. Hartwig: «Der Kosmopolitische Gedanke!» (La Kosmopoliteca Ideo). Ĝi estas bonega artikolaro pri la aspiroj kaj perspektivoj de l’homaro al sennacieco!
Por ni, sennaciuloj, tiu libro havas netakseblan valoron. Ne povas esti eĉ dubeto pri tio ke ĝi estas urĝe tradukenda esperanten. El tiu 216-paĝa libro ni devas uzi la maksimumon de materialo.
Kamaradoj! Inter vi estas multaj anoj de l’ Literatur-Fako de SAT. Inter vi estas multaj kapablaj kaj laboremaj tradukontoj. La verko havas serion da ĉapitroj (Kosmopolitigo de l’homaro. — Vojoj al mondcivitana idearo. — La pragmata Kosmopolitismo. — La emocia Kosmopolitismo. — La raciieca Kosmopolitismo. — La realiĝanta Kosmopolitismo, k. t. p.) — Do jen estas laboro, kiu facile estas farebla kolektive.
Laboremaj sperthavaj K-doj! Anoncu vin al K-do H. MURAVKIN, Paulsborner str. 21, 1, Berlin-Halensee. Tiu K-do interkonsentos kun vi pri la dispartigo kaj la farmaniero de l’ laboro.
Kaj tiel ni alportos al nia SAT-anaro novan donacon. Ni faros la laboron rapide, bone, kolektive.
V. ELSUDO.
EKSTER NI
La sennaciismo havas tute neantaŭviditan rezulton: ĝi efikas pacige eĉ rilate lingvan disputon. Mi aludas pri la jam delonge okazanta disputo inter la «ujo-anoj» kaj la «io-anoj».
Vi miras! Nu, aŭskultu mian rakonton.
Antaŭ kelke da tagoj, tute hazarde mi renkontis S-ron Th. Cart, la Prezidanton de l’Esp. Akademio. Ekvidante min, li eksalte senartifike alparolis:
— Ha! estas vi, la malbonulo, la io-ano!… Kial, diable, vi ne deklaras publike, ke nur pro politikaj motivoj, vi ne uzas la fundamentan sufikson uj ĉe landnomoj?…
Vi ne volas allasi la ekziston de l’nacioj, sekve vi logike povas nur uzi la finaĵon (ne sufikson, diablo!) io. Tion permesas la Fundamento, kiam la gento ne donas sian nomon al sia lando, Ekzemple, estas tute laŭfundamente diri: Alĝerio, Aŭstralio, Kolombio, ktp.; ĉar tie malaperis politike la primitivaj gentoj.
Ĉar vi ne konsentas esti «franco», mi bone komprenas, ke ankaŭ vi ne povas allasi, ke nia lando estu ujo por francoj…
Sed, mi ripetas, deklaru tion tute malkaŝe, por ke oni sciu, ke nur pro politikaj motivoj kaj ne pro malobeemo al la Fundamento vi ne uzas la sufikson uj ĉe landnomoj…
Parolis laŭte, flame kaj entuziasme la vigla, june maljuna kaj simpatia Prezidanto de l’Esp. Akademio. Ĉe lia parolo mia miro estis tiom granda, ke mi ne povis danki kiel decus pro tio, ke li malkovris la kaŝitan motivon, kiu igis la sennaciulojn senkonscie preferi la finaĵon io ol la sufikson uj por nomi la artifike aŭ perforte limigitajn terpartojn en kiuj stulte sin apartigas la popoloj.
De nun, sen ia konscienceriproĉo pro peko kontraŭ la sankta Fundamento, ni do povos tute libere uzi la formojn Francio, Sovetio, Esperantio, ktp.
Sennaciismo estas ja vera pacigilo. Restas nur varbi al nia ideo la Prezidanton de l’ Esp. Akademio! (Ĉu facila la tasko?) Almenaŭ li estu varme dankata pro la liberala permeso, kiun li donis al la sennaciuloj…
EŬTRAPEL.
POR UNUECO!
Ne kredas mi, ke frat’ al frato Venenon sendos en leter’, Ne kredas mi, ke la premato Perfidos kontraŭ la liber’.
Sen partieca disputado, Sen naciecaj diferenc’ Per kuna longa laborado Aliros ni al la potenc’.
Ĉar ĝusta estas vojo nia, Do vivu nuna nia SAT! Nur pro laboro ĝusta ĝia Ni venkos, laborulo-frat’!
— página 6 —
SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
Asocia Sidejo: 23, Rue Boyer, Paris-XXe
Adm. Sekretariejo: Lerchner, Colmstrasse 1, Leipzig O 27 — Poŝtĉeka n-ro 6835
CELO: Utiligi praktike la internacian lingvon esperanto, por la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda.
OFICIALA INFORMILO
Jarlibro 1926.
Ni sciigas al niaj Perantoj kaj K-doj, ke jus elĉerpiĝis la provizo de nia ĉi-jara Jarlibro (1). Lastatempe venis multaj aliĝoj. Dum la pasintaj jaroj ni ĉiam havis reston de pli ol cent. Ni petas la K-dojn, kiuj varbas novajn membrojn, ke ili citu sur la aliĝilo, ĉu la varbito deziras pasintjaran Jarlibron aŭ ĉu ni notu lin por la venonta jaro.
ADM.
★
Al la membraro.
Dum la tempo de la Kongreso ni petas la K-dojn ne tro bombardi la Administracion per korespondaĵoj, ĉar tiam nur unu K-dino dejoras. Aliel vi devos tro longe atendi ĝis vi ricevos respondon.
ADM.
Sur la vojo al Tutmonda Inform-Servo de SAT!
Karaj gesamasocianoj! Kun granda ĝojo ni povas konstati, ke la glacio de l’inerteco, sub la varmigaj radioj de l’laboremo de kelkaj Kamaradoj, komencis rapide degeli!
La Kremenĉuga «LABESKO» (Laborista Esperanto-Korespondanto) havas jam sciigojn pri tio, ke «labkor»’a laboro estas farata de K-doj el Smolensk, Leipzig, Aalsmeer, Minsk, Tver, London, Cardiff, Harbin, Schweidnitz, La Rochelle kaj ceteraj.
Lastatempe organiziĝis multaj oficejetoj kiuj devos ludi la rolon de l’brikoj el kiuj estos finkonstruita nia Tutmonda Inform-servo. Ni scias pri multaj «lab-esp-inform-servoj», «Labesko»’j, informejoj, izolaj «labkor»’oj, sed nia laboro ne jam estas reguligita. Ekz. tre sentiĝas la manko de Adresaro de l’ Inform-servo. Ĉi-manko malfaciligas la interŝanĝon de artikoloj kaj materialoj. La Kremenĉuga Labesko deziras kompili tian adresaron. Sed por tio ĝi petas ĉiujn inform-servojn kaj izolajn «labkor»’ojn SAT-anojn alsendi Kremenĉug’on senprokraste poŝtkarton kun respondoj al jenaj demandoj:
- Nomo (de l’oficejo aŭ de l’«labkor»’o);
- Adreso;
- Kian materialon vi sendas, aŭ sendos? Pri kiuj temoj (pri ĉio aŭ nur kelkaj specialaj temoj)? Ĉu vi sendas al ĉiuj filioj de l’Inform-servo aŭ ĉu vi havas nur kelkajn viajn specialajn korespondantojn?
- Kian materialon vi akceptas? Kiujn temojn vi preferas?
- Redakciojn de kiaj gazetoj vi jam priservas? Kiajn vi deziras priservi? (Indiku nomojn kaj karakteron de tiuj gazetoj);
- Kiajn naciajn lingvojn bone scias la partoprenantoj de via Inform-servo?
- Ĉu vi prizorgas nur gazet-servojn aŭ ankaŭ interfabrikan korespondadon?
- Aliaj sciigoj.
Ĉion sendu al: Kremenĉug, U. S. S. R., «Labesko» de SAT., V. Kolĉinski. La sendintoj ricevos hektografitan adresaron.
(1) RIMARKO: La statistiko publikigita en la Jarlibro ne montras la veran forton de nia movado. Necesas rimarki, ke en tiu statistiko mankas la nombro de anoj, kies nomo troviĝas en la aldonaj paĝoj. Necesas scii, ke fine de l’ 1925 SAT havis 4.500 anojn kaj ke multaj ne repagis sufiĉe frue la kotizon por ke ilia nomo enestu la Jarlibron. E. K.
PROPONOJ PRI STATUTŜANĜOJ (1)
Sub ĉapitro: Organizo, aldoni: g) sekcioj. En ĉiu loko kie la nombro de SAT-anoj atingas 5, tiuj-ĉi devas grupiĝi kaj starigi SAT-sekcion kiu fiksas sian sekcian kotizon de kiu ĝi pagas al SAT la kotizojn de siaj membroj. La SAT-sekcioj okupas sin pri la celoj indikataj sub punkto 1-a de ĉi-statuto kaj kiuj inspiras sin por tio, de la 3-a parto de la Gvida Rezolucio akceptita de la 3-a SAT-kongreso en Cassel 1923. Krom tio la SAT-sekcioj zorgas pri la propagando kaj la instruado de la lingvo Esperanto en la proletaj medioj, kaj starigas (aŭ aliĝas se ĝi jam ekzistas) landan aŭ lingvoregionan asocion kiu prizorgos la eldonadon de nacilingvaj propagandiloj, lernolibroj, k. t. p. kaj gvidos landskale la propagandon de la lingvo Esperanto.
Ĉapitro: Aniĝo.
Modifii la lastan frazon de artikolo 7 jene: En lokoj kie troviĝas SAT-sekcio, la aliĝo al SAT efektiviĝas nur per aliĝo al la loka sekcio.
Al artikolo 23 aldoni post la vorto: urbo «kie ne ekzistas SAT-sekcio».
Al artikolo 26. aldoni 2-an paragrafon: «La morala kaj financa raportoj estiĝas, la raportoj de la Redakci-Komisioj de «S.» kaj «S. R.», kaj se eble la jara budĝeto prezentota de la Komitato devas aperi, en «S.» plej laste 30 tagojn antaŭ la malfermo de la kongreso, por ebligi diskutadon antaŭkongresan en la SAT-sekcioj.
Artikolo 28, aldoni: ĉiu SAT-sekcio, ĉe la kongresbalotoj, rajtas kolektive je 1 voĉo pri kiu disponas — krom pri sia voĉo — la sekci-delegito kies nomo kaj SAT matrikulo estas sendita de la sekcio al la Kongreso komitato, almenaŭ 10 tagoj antaŭ la kongresmalfermo.
Pluraj sekcioj povas esti reprezentataj de komuna delegito; en tiu okazo la delegito rajtas — krom sian voĉon — je 1 plia voĉo po grupo reprezentata de li, kun tiu limiga kondiĉo: neniu kongresanto rajtas je pli ol 5 voĉoj (inkluzive sia persona voĉo).
Kotizoj.
La ekzekutiva-Komitato fiksas specialan, pli favoran kotizon por la SAT-anoj kiuj aliĝas al SAT per iu SAT-sekcio.
La SAT-anoj 155, 2000, 5286, 1837, el Bruselo.
Pri la rubriko «Korespondado»
Ĝi estas kelkfoje trompejo: malbonajn spertojn mi jam faris. Mi povas citi 7 okazojn de miaj kursanoj en Lurè (Ĉehosl.), kies proponoj restis tute sen respondo flanke de anoncintoj. Mi citu la nomojn: Grinard (Verviers), Miŝkiu (Taŝkent), Daŭcher (Strasburg), Giĉeva kaj Slovav (Plovdiv), Jakolev (Moskvo), kaj «du lernantinoj» (Kravcova, Rostov-don), ne menciante aliajn, kiuj senaverte rompis la korespondadon.
Mi asertas, ke tiu stato tre kompromitas nian movadon. Estas konstatebla, ke kursanoj, kiuj skribis al korespondpetantoj kaj ne ricevis respondon perdas ĉian emon daŭrigi la lernadon kaj aliĝi al SAT. Necesas malhelpi tian fuŝadon. Estas dezirinde, ke sin anoncu nur la K-doj, kiuj havas tempon por korespondadi, aŭ almenaŭ ia eblon transdoni al konatuloj la ricevitajn leterojn.
Aŭkaŭ la korespondantoj devas scii, ke la ilustritaj poŝtkartoj havas pozitivan valoron nur se ili estas ĉiurilate bone prizorgitaj kaj elektitaj.
Unuvorte necesas en la koresponda fako sama seriozeco kiel en aliaj.
SENDIULO.
(1) La proponoj estas publikigataj sen ia aja korekto de la Red.
Al la socialdemokrata esperantistaro de Aŭstrio!
Karaj Sampartianoj!
Kun granda bedaŭro mi vidas, ke vi, pro kiu motivo, mi ne scias, plejgrandparte forestas el SAT, kvazaŭ bojkotas ĝin. Kiel ajn estu, vi faras grandegan, fatalan eraron, kredu al mi.
Mi scias, ke regas en Aŭstrio terura senlaboreco, mi ankaŭ allasas, ke la pago de l’SAT-kotizo por multaj K-doj sendube estas granda elspezo, por la senlaboruloj tute neebla afero, sed tamen vi ne povas ekzisti sen tutmonda kuniganta asocio. Vi povas tiurilate lerni de la neŭtrala movado kaj observi tie tute objektive kiaj estas la kaŭzoj, pro kiuj tiu movado ne prosperas tiom, kiom la sennombraj kursoj gvidataj ĉiujare kaj aliaj agadoj supozigas. La kaŭzo de tio estas la nesufiĉa subteno de la kuniganta tutmonda asocio UEA. Pro tiu nesufiĉa subteno kaj nesufiĉa aliĝo flanke de la multaj emuloj, ilia afero restas nur diletanta, amatoreca, sen fortika resono internacia kaj influeblo en la ŝtataj kaj aliaj neesperantistaj sferoj.
Se vi, karaj sampartianoj de Aŭstrio kaj ankaŭ multaj K-doj en aliaj landoj, daŭrigos la foreston el SAT, ties bojkoton, tiam via sorto kiel esperantistoj estos nepre la sama kiel tiu de la neŭtraluloj. Ne lasu vin luli en falsan sekurecon per tio, ke ĝojige ALLE forte disvastiĝas kaj kreskas en nia lando nuntempe. Viaj multaj membroj, sen kunligo kun la kuniganta ĉiujn ampleksanta tutmonda Asocio, estas komparebla al planto kreskanta sub la influo de elektra lumigado, kiu per tiu arta varmo abrupte alten kreskas, sed tamen ne estas sana kiel nature vivanta planto. Vi povas esti certaj, ke laŭ la cirkonstancoj en pli aŭ malpli proksima estonto venos okazoj, momentoj, kiam vi forte sentos la mankon de kunligo kun SAT. Ekzemple ia internacia kongreso aŭ proletaria internacia aranĝo, kie la esperantistoj, se vi volas ĝuste valorigi nian aferon ne povas nur paroli je la nomo de kiom ajn forta nura landa grupo aŭ organizo. Al tiaj neesperantistaj diverslandaj delegitoj nur imponas la’ fakto, ke ankaŭ en aliaj landoj ekzistas grupoj de tiu organizo kaj sendube ili ankaŭ demandas en tiu senco kaj estas poste tre hontige, se oni jam kun granda ruĝa standardo kun verda stelo en la mezo faris demonstracion kaj poste devas fari elturniĝojn konfesante, ke la afero ne atingas multon trans tiun belegan standardon. La afero nur tiam povas utili, se la koncernaj diverslanduloj aŭdis jam en ia okazo la nomon, la titolon de tiu organizo: kaj se ili al vi respondas: Nu certe, jes, mi memoras, ankaŭ en mia urbo mi aŭdis pri tiu asocio, ktp., se tio konstante okazas, tiam pli kaj pli enradikiĝas en la cerboj de indiferentaj sampartianoj la penso: SAT estas la tutmonda proletaria esperantista afero kaj malrapide eble, sed certe kaj nepre venos la momento, kiam oni havos respekton por nia afero.
Mi petas vin, karaj sampartianoj, ne timu pro iaj momentaj malfaciloj en la takso de
— página 7 —
nia afero, en la takso de SAT, eble eĉ flanke gvidantaj aŭ influhavaj socialdemokratoj neĝuste informitaj de malbonvoluloj aŭ kiuj momente estas iom skeptikaj kaj hezitas subteni nin aŭ ne laŭ merite konsideras SAT-on. Ne lasu timigi vin per la momenta ĝeno, ke eble enviuloj aŭ aliaj barantoj disfamigas en nia partio, ke SAT estas «komunista afero».
La fondo de tutmonda proletaria esperanto-organizajo kiel SAT estis nepre necesa; ĝi estis, por tiel diri, «en la aero». Do, krei novan asocion, estus vana klopodo, tute senutila perdo de fortoj kaj energio. Frakasi, detrui SAT-on, malhelpi ĝian normalan progreson, ne estas ia motivo por tio nune, kiam ties funkciuloj en Leipzig kaj Paris bone kaj lojale agas. Ankaŭ se aŭstrianoj gvidus tian asocion, ili baldaŭ vidus, ke la afero estas sufiĉe nedanka kaj ankaŭ ili ne kapablus, ĉiujn kontentigi, eĉ kun la plej bona volo. Ni konsideru, ke la SAT-funkciuloj estas personoj, kiuj post penplena profesia laboro ĝis malfrue en la nokto, idealisme, sen ia persona profito agas. Kredu al mi, ke ili estas malriĉaj proletoj. Ni do ne malfaciligu kaj baru al ili la jam sufiĉe dornoplenan taskon.
SINCERULO.
(Daŭrigota.)
Pri esperanto-movado en Franclingvio
«Fédération Esp. Ouvrière» preskaŭ nenion faras, diris K-do Dneprano en la N-ro 90 de «S-ulo». Ni devas protesti kontraŭ tia facilanima aserto. Estas ja vere, ke la rezultoj de nia propagando ne estas kontentigaj, sed tio ne signifas, ke ĝi estas malvigla. Nura legado de nia informo en «Kroniko» (N-ro 89 de «S-ulo») montras ke ni ne preterlasas okazon propagandi. Lernolibroj estas aĉetataj grandkvante; propagandiloj disdonataj malavare. Sed francoj ne emas lerni lingvojn. Al ili cetere tro ofte eksterlandanoj parolas franclingve. La francoj do aĉetas lernolibrojn, ĉar ili simpatias esperanton, sed tute ne lernas la lingvon. Ĉu estas eble perforti ilin?
Dneprano ankaŭ bonvolu ne forgesi, ke ĉi-tie la klaskonscia parto de l’laboristaro ĉefe pensas pri la urĝaj ĉiutagaj taskoj en sindikatoj kaj partioj: «Ni unue preparu la Revolucion, ili diras, poste ni lernos esperanton». Tia rezonado estas ja tre lama, sed kredu, ke ne estas facile ties malpravecon forigi.
Anstataŭ paroli tiel senpripense, Dneprano prefere notu bone en la memoron, ke la proporcio de SAT-anoj rilate al FEO-anoj (t. e. anoj de nacilingvaj asocioj) estas pli granda ol ie ajn.
Tial ke ni ne volus, kiel nia subjektiva kritikanto, misuzi lokon en «S-ulo» per pli longa respondo, ni nur konsilas al la Redakcio de nia gazeto, ke ĝi estu malpli akceptema por seupripensaj asertoj.
Fédération Espérantiste Ouvrière, 177, rue de Bagnolet, Paris (XXe).
DIVERSAĴOJ
IV-a kongreso de «Eduk-Internacio» Vieno (9, 10, 11, 12 Aŭg. 1926).
La Eduk-laborista Internacio, fondita en 1920, estas unueca organizo tutmonda, nun grupiganta 600.000 avangardajn edukistojn el ĉiuj landoj. Ĝi estas konata de esperantistoj (ĉar de komenco ĝi uzas esperanton por siaj internaciaj rilatoj) sub la mallongiga nomo: «Eduk-Intern».
Pro manko de loko ni ne povas publikigi la tagordon de ĝia IV-a Kongreso; sed ĉiuj interesatoj eksciu, ke sufiĉas al ili sin turni al jena adreso: L. Vernochet, sekr. de «Eduk-Intern», 33, rue de la Grange-aux-Belles, Paris (Xe), por ricevi ĉiujn deziratajn informojn.
Tamen la SAT-anaro devas noti bone en la memoron, ke niaj K-doj Mark Starr (London) kaj Marcel Boubou (Orléans, Francio) partoprenos la kongreson kaj klopodos per kaj por esperanto.
★
Radiuloj atentu!
En la intenco pliviglig la radio-rubrikon en nia gazeto, K-do Henri Nicollet, 91, rue de Trion, Lyon-Ve, konsentas preni sur sin la prizorgadon de tiu rubriko. Li alvokas al ĉiuj interesatoj interrilatiĝi kun li, en la celo starigi laborplanon. Antaŭen por ebligi baldaŭan starigon de Radio-Fako en SAT!…
★
Kropotkina Muzeo en Moskvo.
La SAT-anoj admirantoj de P. Kropotkin lastatempe ekĝojis eksciante, ke baldaŭ aperos en esperanto unu grava verko (Etiko) de l’fama revoluciulo. Ili denove ekĝoju: en Moskvo oni nun vigle klopodas por pliriĉigi la muzeon starigitan je lia nomo. Ĉi okaze la SAT-anaro estas varme petata helpi en tio per alsendo de libroj, gazetoj, fotoj ktp. unuvorte per ĉio rilatanta al la vivo kaj agado de l’genia pensulo.
Krom tio, en Moskvo stariĝis antaŭ nelonge komitato por fondo de muzeo je la nomo de M. Bakunin. Saman peton kiel supre ni direktas al la SAT-anaro, ĉar la 1-an de septembro estos aranĝata ekspozicio je la memoro de Bakunin en la Kropotkina muzeo.
Ĉiujn sendaĵojn oni adresu jene: Muzeo de P. Kropotkin, Kropotkina per. 6, Moskvo.
La K-doj dezirantaj ricevi ion rekompence skribu al Aleksandro Liljer, Brjanskaja 15-2, Moskvo.
★
La unua Paneŭropa Kongreso okazos en Wien de la 4-a ĝis la 7-a de oktobro 1926. Ĝi estas kunvokita de la Paneŭropa Unio kaj esploros la problemojn pri unuiĝo de Eŭropo. Notinde estas, ke en tiu kongreso esperanto ĝuos la saman rajton kiel naciaj lingvoj.
Informojn liveras: Paneŭropa Unio, Wien, I. Hofburg.
★
Ĉiu laborulo devas eksciii pri la teorio de S. Gesell, nome: «Libera Ekonomio per Libera lando (!) kaj Libera mono». Estas facile ricevi informojn, sufiĉas skribi en esperanto al: Fhysiokatischer Hampfbund Berlin. C. 54. Sophienstr. 6. — Komuniko de SAT-ano 1857.
★
K-do Günter Daŭs, Averstr. 20. Wattenscheid i/w. Germanio, estas la sola SAT-ano en tiu urbo. Por vigligi la tiean movadon li deziras organizi ekzposicion; oni helpu al li per sendo de poŝtkartoj, ktp., ktp.
★
Ĉe liberpensula kongreso okazinta la 5-an de julio en Neuchâtel (Neŭŝatel, Svisio), estis vigle diskutata la demando pri lingvo internacia. La angla kaj la latina estis proponataj. Neniu decido rezultis. Ĉu tiuj «liberpensuloj» liberpensas? — «150».
KRONIKO
Argentino.
Buenos-Aires. — Fondiĝis anarkista esp. grupo, gvidata de K-do A. Barrot. Argentina Esp. Asocio aranĝis tri kursojn: 60 p. — Baldaŭ aperos bulteno en hispana k. esp. lingvoj. — FONTAN.
Aŭstrio.
Wien. — La Aŭstria Lab. Ligo Esp. decidis sendi al nia VI-a 4-membran delegitaron. Tia decido esperigas, ke finfine oni ĉi-tie komprenos, ke ekster SAT ne povas ekzisti laborkapabla esp. movado tutmonda. — ERIK.
Germanio.
Berlin. — 12 el la 34 ĉi-tieaj SAT-anoj kunvenis, 25 — VI. — 7 aliĝoj al la Kongreso; nur 2 aŭ 3 K-doj tamen povas forveturi. Ni planas revigligi la movadon en aŭtuno. — 483.
Mittweida, i. sa. — Progresetas nia movado: La LEA-grupo havas 34 anojn; bedaŭrinde el ili nur 9 aliĝis al SAT ĝis nun. En junio okazis ekzameno de la kursanoj: 5 ricevis libropremion. — 2924.
Essen. — Funkcias 7 kursoj. Instruado per «Petro», kies 230 ekz. jam disvendiĝis. Tuta SAT-biblioteko enviciĝis la libraron de l’liberpensuloj. — 3414.
Meerane. — Ricevis ni el Sovetio leteron kiun ni tradukis k. laŭtlegis en kunvenoj. Efiko bonega: kurso kun 15 p. (Lernlibro: «Petro»). — 1097.
Sovetio.
Ivanovo Voznesenk. — Alilandaj laboristinoj vizitis nian urbon. Inter ili unu (Odette Brier) skipovis esp-on. Bonefikis.
Jalta. — Dum junio okazis 4 lekcioj pri esp-o en diversaj lab. rondoj. Finiĝis kurso kun 32 gelern. — 5087.
Leningrad. — En «Domo de klerigborantoj» parolis K-do Poniŝevski pri esp-o. La muzeo de l’Popola interligo akceptis proponon de K-doj Majnov k. Poniŝevski pri organizo de aparta fako por int. lingvo. Tiucele la muzeo gvidas uzos esp-on.
Minsk. — Vizito de K-do Michaliĉha, kiu raportis en partiaj kluboj pri la situacio en Aŭstrio. Intervjuoj aperis en Blankrusia gazetaro 25 leteroj trad. el esp-o. — 603.
— página 8 —

Vinjeto: skeleto-figuro (morto kun rida kapo) sidanta sur granda malfermita libro, kun aliaj libroj ambaŭflanke — kapvinjeto de la rubriko «Recenzejo».
Vinjeto: skeleto-figuro (morto kun rida kapo) sidanta sur granda malfermita libro, kun aliaj libroj ambaŭflanke — kapvinjeto de la rubriko «Recenzejo».
RECENZEJO
Mateo Falcone kaj aliaj rakontoj de PROSPER MÉRIMÉE. El la franca lingvo tradukis J. BOREL. N-ro 1 de Biblioteko Tutmonda. 1926. Formato 10 ½ × 17 cm. 62 pĝ. Eldonejo: Rudolf Mosse, Esperanto-Fako, Berlin SW 19. Prezo: 10-numera serio 4 mk. germ.
Ĉi kajero enhavas kvar rakontojn de la franca verkisto Prosper Mérimée, kiu vivis en la pasinta jarcento. Mateo Falcone estas novelo, kiu temas pri vivado kaj karakteroj de la korsikanoj. La sieĝo de La Rochelle kaj La konkero de Reduto estas interesaj historioj. La unua bildas fragmenton de la terura proreligia milito de 1572 inter la katolikoj kaj protestantoj en Francio. La dua rakontas pri impresoj kaj sentoj de juna oficiro dum lia unua batalo. En la Letero pri virbovaj bataloj ni vidas bonegan priskribon de tiuj hispanaj ludoj.
Eksteraĵo, preso, papero estas modelaj. Ne necesas laŭdi la tradukon mem. Senriproĉa estas la stilo, kaj preseraroj ne enestas.
YERK.
Esperanto-instruado laŭ rekta metodo en 10 lecionoj (por instruistoj). Prezo: 1 svisa franko. Havebla ĉe la aŭtoro K-do ULTMANN, gvidanto de la kleriga fako de Aŭstria Laborista Ligo Esperantista, Wien, IX. Berggasse 32/6.
En formo tre modesta, sed kun valora enhavo, aperis tiu-ĉi verko. La laboristoj, kiuj urĝe bezonas esperanton, devas lukti kun malfacilaĵoj lernante ĝin. La rekta metodo, forlasante la penan klarigadon de gramatikaj konceptoj kaj evitante la konfuzantan nacian lingvon, grave faciligas la lernadon. La eksperimentoj kun la Ultmann’a metodo dum la lasta jaro en Vieno havis plenan sukceson. La verko servas kvazaŭ bazo por la uzado de «Petro», ĝi devus do en pli inda vesto aperi ĉe SAT. Kelkaj preseraroj ne ĝenas, ĝi ja estas farita por instruistoj, bone sciantaj nian lingvon. Kiu volas interese kaj sukcese gvidi kurson ĉe laboristoj, tiu mendu ĝin.
E. SONNENFELD.
KORESPONDADO
TARIFO
Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.
MALLONGIGOJ: L — letero, PK — poŝtkarto. PI — poŝtkartoj ilustritaj. PM — poŝtmarkoj. bfl. — poŝtmarko sur bildflanko. k. ĉ. l. — kun ĉiuj landoj. esp-ajo — esperantajo.
Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
Aŭstrio.
— Du lab-istoj dez. koresp. kun gek-doj el ĉ. l. Adr.: E. Blauensteiner, Rückertgasse, 8/13, Wien, XVI.
— Lab. geesp-istoj plejparte SAT-anoj dez. koresp., certe resp. Adr.: Laborista Esperanto Klubo Gasthaus Schindler, Albrechtsstr. 69, Klosterneuburg ap. Wien.
Francio.
— K-do F. Ocsiznik, 4, rue Mariano, Strasbourg-Neudorf, dez. interŝ. PM, PI, bfl. precipe kun Rusio k. orientaj landoj. Sendu unue. Reciproko garantiata.
— 12 gek-doj dez. kor. pri diversaj temoj k. ĉ. l. Adr. Étienne Al. 8, rue Hermite, Nancy.
Germanio.
— Dek gelernantoj dez. koresp. k. ĉ. l. Resp. garantiata. Adr.: Erich Alt, Neukirchen i. Erzgeb.
— K-do Albert Eichler, Waldenburger Str. 14, Meerane i S dez. koresp. PK, PI. k. ĉ. l.
— K-do Josef Eidelkind, Chaussee Str. 3-a, Holzweissig ap. Bitterfeld, dez. koresp. L, PK, PI, k. ĉ. l. pri ĉ. temoj.
— K-do Hermann Kuhwede, Chaussee Str. 62, Holzweissig ap. Bitterfeld, dez. koresp. L, PK, PI, k. ĉ. l. pri ĉ. temoj.
— «Peto»: K-do Frico Frej revenu al Rostock, Himmelfahrtstr. 3, aliel nia grupo malprosperos! Ankaŭ alia K-do, kiu scias bone instrui estas bonvenanta. Skribu al: K-do 2530 en Rostock.
— Esp. Rondeto dez. koresp. L, PK, PI, k. ĉ. l. Adr.: K-do A. Schäfer, Beethovenstr. 1, Stuttgart.
Sovet-Unio.
— K-do Petro Ĵukov, militkursano, Voenno-Politiĉesk. Skola, Smolensk dez. koresp. pri ĉ. temoj, k. ĉ. l.
— K-do V. Kotelevcev, Jukowskaja ul. 41, Ekaterinoslav, pri ĉ. temoj, k. ĉ. l. L, PI, Resp. garantiata.
— K-do M. Vail, Bratska 11, kv. 9, Kiev, dez. koresp. k. gekongresontoj.
— K-do D. Viktorov-Ĉehoviĉ, lekciisto, Klovski Spusk. 2, Kiev, dez. L, PI, PM, papermono, gaz., fotajoj, esp-ajoj k. ĉ. l.
— K-do I. Sklemenov, s. Barahoevo, Krasnojarsk. r. Ĉitinsk. okr. Siberio, pri div. temoj k. ĉ. l.
— Gelernantoj de Pedagogia Teknikumo, petas gek-dojn el ĉ. l. sendi L, PK, PI, por vespero de eksterlanda korespondado, aranĝota meze de Septembro. Adr.: K-do Bogdanov, Pedteknikum, Velij, Pskovsk. gub.
— K-do G. V. Mokrecov, (28 j. invalido) prosp. Sverdlova 8, kv. 1. Oranienbaum, Leningr. gub., dez. koresp. pri ĉ. temoj.
— Ĉelo de IRH, dez. koresp. k. samaj organizoj en ĉ. l. Adr.: Stalingrad, Dubovskaja 1. Resp. garantiata.
— Adresŝanĝo: K-do E. Flejs, Agitprop Gubkoma VKP (b), Vjatka. — K-do M. Lapin, ul. Urickogo, 54, Ilvalinsk, Volsk. u. Sarat. gub. pri div. temoj k. ĉ. l. L, PK, PI.
— K-do R. Nikolskij, redakcio «Krasnoarmejskaja Pravda», Smolensk, serĉas gekoresp-antojn el ĉ. l. por rusaj gaz. Ankaŭ k-doj, kiuj konsentas presigi peresp. artikolojn el Rusio por siaj naciaj lab. gaz.
— K-do G. Ĉirkov, Kolektivnaja 2, Tuapse (Kaŭkazo) dez. koresp. kun radioamikoj k. pri radiotekniko k. ĉ. l.
— Grupo de gekursanoj dez. koresp. kun eksterl. esp-istoj. Adr.: K-do B. Sobolev, Leningrada ŝoseo, 80, Tver.
— Lernantoj de II-a ŝtupo dez. kolektive koresp. kun lernantoj de ĉ. l. Adr.: K-do G. Marĉenko, Ŝkola II. stup. III gr. Tuapse (Kaŭkazo).
— K-do Bazilo Belakov, Kolektivnaja 2, Tuapse (Kaŭkazo), dez. interŝ. fotoportretojn de vizitontoj VI-an SAT-kongreson.
— Adresŝanĝo: I. A. Jakovlev, Jitnaja, 5, kb. 18, Moskvo 54, (stratsŝanĝo).
KORESPONDEJO
E. Adamson. — Ni ĉiam recenzas la verkojn duekzemplere ricevitajn, la unuekzemplere ricevitajn ni mencias. — Red.
SAT-anoj (Tallin). — Bona estas via ideo. Ni projektas ion similan okaze de la kvinjaro de SAT k. de la 100-a n-ro de «S-ulo». Mankas loko. — Red.
5583. — Via kronikajo estas dekoble tro longa; kial do vi ne sendis ĝin al «La Esperantisto», kies bildon ni vidas sur la danke ricevita foto? — dum forestas «S-ulo» k. S. R.! — Rea.
5787. — La logika konkludo de via rakonto estas, ke la simioj estas perfektiĝintaj homoj!! Ne uzinda en «S-ulo». — Rea.
SAT-anoj 4102, 6082, 5960. — Viaj proponoj estos transsendataj al la Kongresestraro.
670. — Via informo pri H. M. estas interesa, sed mankas loko. — Red.
Gekamaradoj V. Feuiller, Capoulade k. G. Salan. — Principe ni publikigas nur proponojn pri statutŝanĝoj. Viaj, cetere plejparte aprobindaj, estos diskutataj ĉe la kongreso. — E. K.
K-do Van Aelst. — Viaj pledoj estas sendotaj al Leningrad k. debatotaj ĉekongrese. — E. K.
5066. — Viaj informoj ne povas interesi tutmondan legantaron. — Red.
Voko. — Via artikolo estas tro longa k. cetere ne havas intereson por tutmonda legantaro. — Red.
6162. — Prave! Bonan sukceson!… — Red.
6847. — Legu en la rubrikon «Korespondado». — Red.
Dneprano. — Ni konsentas kun vi: ni eklaboras por ke «ĝi» ne falu. — Red.
1851. — Via artikolo estas kvazaŭ denova eltrovo de Ameriko! Komprenebla vi pravas. — Red.
3125. — Mi konsilas, ke vi legu: «For la Neŭtralismon!» — Red.
1934. — Via propono estas absolute mistrafa: SAT ja tute ne havas kiel taskon propagandi esperanton, sed ebligi ties praktikan aplikadon. La nacilingvaj organizoj propagandu esperanton. Tamen ni sendos al Leningrad vian proponon. — Ł. K.
5761. — Neniu atakis esp-on en «S-ulo». Male, Iuelie celis tute prave instigi la SAT-anojn, ke ili funde lernu la lingvon. Kiuj blufe asertas, ke nia lingvo estas ellernebla dum kelkaj semajnoj, tiuj estas senkonsciaj malamikoj de esp-o. Estu certa, ke Iuelie ne estus sama parolinta, se li skribus nacilingve pri la sama temo. — Red.
V. Klason. — Estus multe pli simple se vi sendus vian inviton senpere al la interesatoj. Red.
Al kelkiuj. — Kuŝas antaŭ ni amaso da manuskriptoj, kiujn ĝis nun ni ne sukcesis legi pro manko de tempo. Ni nur konstatis, ke estas pluraj apenaŭ legeblaj, kiuj verŝajne trovos lokon en… paperkorbon! — Red.
Neuzitajn manuskriptojn ni ne resendas. – Represo de artikoloj permesata nur, se oni citas nian organon kaj sendas al la Red. du ekz. de la represajo.
JARABONO: Argentino 6 pesos; Aŭstrio 12 ŝil.; Belgio 40 fr.; Brazilo 13 milr.; Britio 110 penc.; Bulgario 220 lev.; Ĉeĥoslovakio 60 kr. Danio 10 kr. d.; Estonio 650 mk.; Finnlando 70 mk.; Francio 40 fr. fr.; Germanio 8 mk. or.; Hispanio 13 peset.; Hungario 8 kr. or.; Italio 50 lir.; Japanio 4.50 jen; Jugoslavio 130 din.; Litovio 16 lid.; Nederlando 6 guld.; Norvegio 10 kr. norv.; Polio 10 zlot.; Portugalio 40 esk.; Rumanio 350 lej; Rusio 4 rubl. or.; Svedio 8 kr. sved.; Svisio 10 fr. svis.; Usono 2.50 dol.
Ankaŭ 1/4 jare abonebla. — PONUMERA PREZO: 0.20 mk.
Le Gérant: L. GLODEAU.
★ Esperanto-Presejo J. SOLSONA, 9, Rue Hallé, Paris-14e — Telefono: Gobelins 62-71
N.º 96, 29 de julio de 1926
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
2-a Jaro. N-o 44 (96) APERAS ★S.A.T.★ SEMAJNE 29. Julio 1926
SENNACIULO
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
| Redaktanto: E. LANTY
14, Avenue de Corbéra, Paris-XIIe | Sidejo de Ekzekutiva Komitato de SAT
23, Rue Boyer, Paris-XXe | Administranto: R. LERCHNER
Colmstrasse 1, Leipzig O 27 |
EKRIGARDETO SUR JAPANIAN EKONOMION
Japanio politike estas nobel-burĝa monarkio kaj rapide disvolvas sian ekonomion. Kun siaj kolonioj (Koreo kaj Formozo) Japanio areas ĉirkaŭ 678.000 kv. kilometrojn kaj havas iom pli ol 78 milionojn da loĝantoj.
En la jaro 1919 Japanio havis 24.000 industriajn entreprenojn kun 1.500.000 okupitaj laboristoj. La importo en la jaro 1923 (kotono, maŝinoj, duonkrudaĵo) egalis ĉirkaŭ 300 milionojn da dolaroj usonaj; la eksporto (silko, vitraĵo, sukero, ludiloj) — 700 milionojn.
La japania burĝaro tre profitis el la mondmilito. Sed la detruiĝoj liveritaj de l’ fama tertremo ĝis nun estas sentataj. Eĉ la financministro de Japanio Ĥamaguŝi en sia raporto al la parlamento atentigas, ke oni ne devas esti tro optimistaj, ĉar finance kaj ekonomie la lando adas (1) suferi pro sekvoj de l’ terura tertremo.
La jena tabeleto ebligas kompari la enspezojn kaj elspezojn de l’ japania buĝeto en la nuna kaj pasinta jaroj en milionoj da ienoj:
ENSPEZOJ
| de l’ nuna jaro | diferenco | |
|---|---|---|
| Ordinaraj . . . . . . . . | 1.365 | + 66 |
| Eksterordinaraj . . . . . | 233 | — 18 |
| Sume . . . | 1.598 | + 48 |
ELSPEZOJ
| de l’ nuna jaro | diferenco | |
|---|---|---|
| Ordinaraj . . . . . . . | 1.076 | + 53 |
| Eksterordinaraj . . . . . | 522 | — 5 |
| Sume . . . | 1.598 | + 48 |
La diferenco inter la buĝetoj de l’ nuna kaj pasinta jaroj, kiel vidigas la tabelo, egalas 48 milionojn da ienoj (ieno japania egalas nun 0,47 dolarojn usonajn). Fakte la elspezoj de l’ nuna jaro povas altiĝi ne ĝis 48 milionoj, sed ĝis 111 milionoj.
La Registaro intencas pruntepreni nur 150 milionojn.
Oni devas noti, ke la nuna buĝeto en elspezoj altiĝas ĉefe pro jenaj kaŭzoj:
Estas pluasignitaj 40 milionoj por salajri la instruistojn de l’ popolaj lernejoj;
Por efektivigi la leĝon de sanasekuro estas elspezotaj ĉirkaŭ 2 milionoj.
Kelkaj sumoj estas elspezotaj por subteni elmigrintojn (inter ili rusajn blankulojn), malgrandajn terposedantojn, komercŝiparon k. a.
La Registaro intencas ŝanĝi dogantarifojn por pli protekti la enlandan industrion. Krudaĵoj kaj manĝaĵoj supozeble estos tute ne limimpostataj.
Maksim Krjukov.
(1) La aŭtoro tre logike kaj esperantece verbigis la sufikson «ad». — Red.
[REKLAMO p.1] LASTHORE — B Moskvo 694/21 13 W 2/W 20 o. — Lunatĉarski akceptis honoran prezidantecon de l’ Kongreso. DEMIDJUK.
— página 2 —
2 SENNACIULO
El la Redaktejo
Post kelka tempo ni petos la Legantaron, ke ĝi bonvolu vortigi sian opinion pri Sennaciulo. Jam de la n-ro 95 ĉiu bonvolu fari por si rimarkojn, notojn ktp., por povi en oportuna tempo liveri sian motivitan opinion. Necesas intima kunlaborado de la tuta Legantaro kun la Redakcio por atingi, ke nia gazeto fariĝu interesa por ĉiuj legantoj.
Estas ja neeble, ke ĉiuj artikoloj, ĉiuj rubrikoj plaĉu al la tuta Legantaro; sed ĉiu laborista esperantisto devas trovi en ĉiu n-ro de Sennaciulo almenaŭ unu artikolon aŭ rubrikon, kiun li legas kun intereso kaj plezuro.
Komprenble ni ne postulos, ke ĉiu leganto diru sian opinion; sed ĉiu lab. grupo devas nepre entagordigi la demandon pri nia gazeto, pridiskutigi ĝin kaj resumi la debatojn en raporteto, kiun oni havigu al ni. Ĉefe estos atentataj la opinioj vortigitaj je la nomo de kolektivo.
Tuj unu rimarkon: Pro la baldaŭa okazo de nia VI-a, dum ties periodo, la enhavo de Sennaciulo estos ĉefe prikongresa; ĝia fizonomio kaj enhavo estos do dum kelka tempo ne kutima. Oni bonvolu ne forgesi tion kaj ĝisatendi nian alvokon por respondi al la demandaro.
Sed necesas, ke jam nun ni starigu la ĉefajn punktojn de nia enketo: En la tagordon de la grupoj oni metu jenajn demandojn:
Kiun rubrikon el Sennaciulo vi legas kun pli da intereso?
Kiuj artikoloj estis al vi pli facile legeblaj? — kaj kiuj pli malfacile legeblaj? — Ĉu la malfacileco kuŝas en la temo mem, aŭ en la stilo de l’ verkinto?
Kiujn prilingvajn rimarkojn vi faris?
Kiuj rubrikoj ŝajnas al vi forigindaj? — kaj kiuj enmetindaj?
Kial ne estas pli da abonantoj en via grupo?
Memkomprenble ni deziras ricevi jam de la Leningrada Kongreso motivitajn direktivojn por nia redakta laboro.
★
Atendante koni la ĝeneralan opinion de la Legantaro pri nia gazeto, ni hodiaŭ diru, ke rilate la lingvon ni penados, ke ĝi estu kiel eble plej laŭfundamenta. Ni trudas al ni la ĉiutagan legadon de kelkaj paĝoj de Zamenhof. Konsilinde ankaŭ estas, ke ĉiuj niaj kunlaborantoj faru la samon.
Aliparte ni sukcesis akiri la kunlaboradon de unu el la plej kleraj kaj kompetentaj esperantistoj, kiu afablos respondi al la eventualaj prilingvaj demandoj de la legantoj.
Pro ia kaŭzo tiu altŝatinda kompetentulo deziras konservi anonimecon. Tio ne domaĝas, ĉu ne? Ne la nomojn de verkintoj atentas la saĝaj legantoj sed iliajn verkojn mem.
Karaj legantoj! jam vi konas niajn intencojn, pripensu ilin kaj preparigu por konigi al ni precize viajn dezirojn, viajn bezonojn. Ni ne dubas, ke per intima interkunlaborado ni finfine sukcesos fari el Sennaciulo, se ne tute perfektan organon almenaŭ la plej perfektan el ĉiuj esperantaj gazetoj. Red.
Mortminaco al la Laboristaro el la aero
SENLABORAJ REĜOJ RIGARDAS LA MORTIGAJN AEROPLANOJN. — NOVAJ AVIADILOJ TAŬGAJ POR BOMBARDI STRIKANTOJN. — INFANOJ SPECIALE INVITITAJ POR VIDI KIEL ILIAJ PATROJ POVAS ESTI BUĈATAJ.
Antaŭ amaso da laŭmodaj senlaboruloj, inter ili la anglaj geregoj kaj aliaj reĝuloj, la Aerarmeo, en Hendon (apud Londono) montris la terurajojn, kiujn kamparanoj en la kolonioj jam spertis kaj kiujn la laboristaro povas ankaŭ same sperti dum venonta granda striko.

Foto de aviadilo « Cierva » aŭtogiro, vidata desupre, kun la grandaj rotaciantaj flugiloj super la trafotaĵo.
Foto de aviadilo « Cierva » aŭtogiro, vidata desupre, kun la grandaj rotaciantaj flugiloj super la trafotaĵo.
La « Cierva » Aŭtogiro.
Unu el la ĉefaj montraĵoj de la festo estis la « Cierva » aŭtogiro, kapabla flugi tre malalte, kio ebligas al ĝi ŝvebi super ĝia trafotaĵo kaj faligi bombojn tre precize.
Anstataŭ la kutimaj neflekseblaj flugiloj, kvar flugiloj estas aranĝitaj tiele, ke ili rondiras dum flugado kiel horizontala alo de ventmuelilo. Ili simple estas ŝvebiloj, kaj ne estas pelataj de motoro.
Estis montrataj ne malpli ol 16 novaj eksperimentaj tipoj de mortigaj aeroplanoj, kaj la komitato de la aer-parado speciale alvokis la edukajn aŭtoritatojn, ke ili sendu infanojn por vidi la spektaklon. Estas grave memori, ke dum la generala striko, grandaj taĉmentoj da aeroplanoj estis sendataj al la ĉefaj industriaj centroj, sed malmultaj estis uzataj por la transporto de varoj. Ĉiu komerca aviada kompanio, pro grandaj malprofitoj, ricevas subvencion de la registaro. La forto necesa por porti kelkajn pasaĝerojn aŭ iom da varoj tra la aero estas sufiĉa por funkciigi grandan fabrikejon, ĉu teksa, ĉu maŝina, en kiu laboras kelkaj miloj da laboristoj. La tuta numtempa evoluo de aviadiloj estas do sole detrucela.
Pafado ĉiudirekten.
Same kiel la infana papera ventmuelilo, la ŝvebiloj rondiras nur pro la flugado tra la aero, kvankam oni ekirigas ilin antaŭ ol la aŭtogiro forlasas la teron.
Partoprenis 200 aviadiloj la spektaklon, kiun rigardis 100.000 personojn. Inter tiuj aviadiloj estis pterodaktilo (aeroplano sen vosto). Alia, granda ĝemela bombĵetilo, havis specialan aparaton per kiu la observanto povas pafi en iun ajn direkton.
La estroj de la parado ege fieris, ke la rigardantoj, por kiuj estis aranĝitaj ĉiuj komfortoj, povis ri-
— página 3 —
SENNACIULO 3
gardi aeromiliton kiel ĝi okazos en la estonto. Ĉi tio montros al la laboristaro, ke krom la uzo de aviadiloj dum strikoj, oni ankaŭ uzos ilin sekve de la freneza febro pro imperia supereco, kio nepre kondukas al milito kontraŭ aliaj landoj simile ekipitaj.
Tradukis el « Sunday Worker » (Dimanĉa Laboristo):
I. Flower.
LA VERO pri la helpo el Sovetio
La burĝa gazetaro de multaj landoj, precipe el Britio mem, large disvastigas mensogojn pri tio, ke la helpon al strikantaj ministoj el Britio efektivigas ne la sovetiaj laboristoj mem, sed la sovetia registaro!
Responde al ĉi malica atako, fakte direktita ankaŭ kontraŭ la britia ministaro, la sovetlandaj ĉiufakaj laboruloj decidis ne malstreĉi, sed, male, plivigligi la helpon al la britiaj fratoj.
Estas ankaŭ absurdaĵo la diro pri tio ke « sovetiaj ministoj ne kapablus je tioma grado helpi el sia salajro la britiajn samfakulojn »: ja al britiaj fratoj helpas ĉiufakaj laboristoj de USSR., eĉ simpatiemaj vilaĝanoj, kooperativoj, gazetoj, ktp.
Ni petas ĉiujn honestemajn presorganojn represi nian komunikon kun la subaj ciferoj. Ili apartenas al la oficiala raporto de Tutsovetia Centra Konsilantaro de Sindikatoj, publikigitaj en ties ĉefa presorgano « Trud » (Laboro). Ili atestas la veran veron! Ili atestas tion, ke la tuta sovetia proletamaso partoprenis la helpon al la britia frataro, sed ne ia « bolŝevika registaro ».
★
El raporto de centra Librotenejo (Kontoro) de Tutsovetia centra sindikata Konsilantaro pri la monsumoj, ricevitaj por helpi la strik-ministojn de Britio: dum Majo-Junio 1926.
La kaso de TCSK ricevis por peri al britiaj strikantoj:
En rubloj.
- El respublikaj, regionaj, guberniaj, urbaj, distriktaj, k. s. sindikat-karteloj:
| Moskvo . . . . . . . . . . . | 407.831.70 |
| Leningrad . . . . . . . . . . | 417.765.59 |
| Ufa (Baŝkirio) . . . . . . . . | 10.357.16 |
| Novgorod . . . . . . . . . . | 15.806.75 |
| Ĉeboksari (Ĉuvaŝio) . . . . . | 1.823.31 |
| Kazan (Tatario) . . . . . . . | 8.983.53 |
| Orel . . . . . . . . . . . . | 7.567.10 |
| Arĥangelsk . . . . . . . . . | 12.145.27 |
| Tver . . . . . . . . . . . . | 26.687.01 |
| Pskov . . . . . . . . . . . | 7.086.74 |
| Briansk . . . . . . . . . . | 34.967.94 |
| Jaroslavl . . . . . . . . . . | 44.624.16 |
| Ijevsk . . . . . . . . . . . | 7.449.22 |
| Riazan . . . . . . . . . . . | 9.871.91 |
| Voronej . . . . . . . . . . | 33.755.87 |
| Vologda . . . . . . . . . . | 5.012.05 |
| Kursk . . . . . . . . . . . | 13.467.25 |
| Ust-Sizolsk . . . . . . . . . | 2.313.53 |
| Stalingrad . . . . . . . . . | 24.004.46 |
| Ulianovsk . . . . . . . . . | 8.060.— |
| Penza . . . . . . . . . . . | 8.336.61 |
| Gomel . . . . . . . . . . . | 9.254.69 |
| Smolensk (Blankrusio) . . . . | 14.347.43 |
| Saratov . . . . . . . . . . | 4.870.05 |
| Tambov . . . . . . . . . . | 18.060.86 |
| Samara . . . . . . . . . . | 10.820.25 |
| Ivanovo-Voznesensk . . . . . | 39.375.99 |
| Kaluga . . . . . . . . . . . | 7.821.88 |
| Tula . . . . . . . . . . . . | 24.957.74 |
| Kostroma . . . . . . . . . . | 14.396.97 |
| Vladimir . . . . . . . . . . | 34.595.63 |
| Ĉerepovec . . . . . . . . . | 55.000.— |
| Nijni-Novgorod . . . . . . . | 29.787.55 |
| Viatka . . . . . . . . . . . | 15.028.68 |
| Baku (Transkaŭkazio) . . . . | 63.479.59 |
| Tiflis » . . . . | 37.490.— |
| Veliki-Usting . . . . . . . . | 1.919.90 |
| Maĥaĉ-Kala (Dagestano) . . . | 727.72 |
| Astraĥan . . . . . . . . . . | 7.271.81 |
| Pokrovsk (por Volga Germana Respubliko) . . . . . . . | 5.113.63 |
| Krasnokokŝajsk (Mordovio) . . . | 765.92 |
| Simferopol (Krimeo) . . . . . | 19.571.46 |
| Kokand (Uzbekio, Mez-Azio) . . | 8.950.— |
| Piŝpek (Mez-Azio) . . . . . . | 1.175.30 |
| Verĥne-Udinsk . . . . . . . . | 2.863.50 |
| Mogilev (Blankrusio) . . . . . | 904.72 |
| Minsk » . . . . | 31.529.69 |
| Taŝkent (Uzbekio) . . . . . . | 14.612.73 |
| Buĥara (Turkmenio) . . . . . | 5.951.89 |
| Poltorack » . . . | 1.261.39 |
| Borisov . . . . . . . . . . . | 3.679.25 |
| Vitebsk (Blankrusio) . . . . . | 299.87 |
| Orenburg (Kirgizio) . . . . . | 4.338.05 |
| Ekstrem-Oriento . . . . . . . | 36.597.55 |
| Kazakio . . . . . . . . . . | 18.866.18 |
| Nord-Kaŭkazio . . . . . . . | 163.759.21 |
| Ural-regiono . . . . . . . . | 97.470.75 |
| Siberio . . . . . . . . . . . | 69.480.98 |
| Ukrainio . . . . . . . . . . | 188.366.67 |
| Jakutsk . . . . . . . . . . . | 1.100.— |
| De alilokaj sindikatoj . . . . . | 28.320.58 |
| Sume . . . | 2.156.602.30 |
- El Centraj Komitatoj de Tutsovetiaj Sindikatoj:
| TCSK . . . . . . . . . . . | 145.000.— |
| Ter-arbar-laboro . . . . . . . | 42.931.— |
| Medic-Sanitario . . . . . . . | 7.892.01 |
| Akvotransporto . . . . . . . | 21.100.— |
| Artistoj . . . . . . . . . . | 300.— |
| Ministoj . . . . . . . . . . | 139.308.31 |
| Lignajistoj . . . . . . . . . | 2.421.60 |
| Fervojistoj . . . . . . . . . | 21.767.72 |
| Komunallaboristoj . . . . . . | 8.840.45 |
| Ledistoj . . . . . . . . . . | 3.257.12 |
| Metalistoj . . . . . . . . . | 28.258.74 |
| P.T.T.k.R. . . . . . . . . . | 3.038.15 |
| Popol-Nutrado . . . . . . . | 2.526.07 |
| Presistoj . . . . . . . . . . | 4.595.44 |
| Nutraĵistoj . . . . . . . . . | 24.103.62 |
| Klerigistoj . . . . . . . . . | 5.102.08 |
| Paperistoj . . . . . . . . . | 15.814.75 |
| Oficistoj . . . . . . . . . . | 142.803.76 |
| Konstruistoj . . . . . . . . | 3.079.50 |
| Sukeristoj . . . . . . . . . | 25.836.05 |
| Loka Transporto . . . . . . | 413.04 |
| Teksistoj . . . . . . . . . . | 19.889.17 |
| Kemiistoj . . . . . . . . . . | 8.821.29 |
| Kudristoj . . . . . . . . . . | 2.768.75 |
| Sume . . . | 645.764.93 |
- De redakcioj (monkolektoj inter legantoj) ktp.:
| « Pravda » (Vero) kaj « Bednota » (Malriĉularo) . . . | 66.000.— |
| « Izvestia CIK » . . . . . . . | 5.200.91 |
| Ruĝa Dagestan . . . . . . . | 4.938.71 |
| Ruĝa Tatario . . . . . . . . | 3.000.— |
| Nia Gazeto . . . . . . . . . | 3.400.— |
| Krasnoe Ĉernomorie (Ruĝa Nigramario) . . . . . | 4.000.— |
| Bakinski Raboĉij (Baku’a Laboristo) . . . . . . . . | 1.700.— |
| Diversaj eldonejoj . . . . . . | 7.496.14 |
| Sume . . . | 95.735.76 |
- Ceteraj:
| « Centrosojuz » (Tutsovetia kooperacia kartelo) . . . | 50.000.— |
| Kultur-karteloj k. c. . . . . . . | 99.673.17 |
| Lasthore venintaj el sindikatoj . | 673.000.— |
| Entute . . . | 3.720.776.16 |
Tio signifas proksimume 7.440.000 gmk. aŭ ĉirkaŭ 1.913.000 $.
La ciferoj koncernas nur la monsumojn, kolektitajn kaj ricevitajn ĉe TCSK ĝis 1. julio.
Prolet. Esperanto-Inform-Servo. (V. K.)
☆
Traduku nacilingven! ĉie represigu!
Politika sukceso laborista en Basel
Dimanĉon la 27-an de junio okazis en Basel popola voĉdonado pri 3 demandoj, kiuj treege interesis la laboristaron: 1) senlaborula asekuro, 2) leĝo pri labortempo, 3) socialista iniciativo por ŝtata loĝejkonstruado.
En Svisio ĝis nun ne jam ekzistas landa leĝo pri senlaborula asekuro. Tio instigis la laboristaron de la duonkantono « Basel-urbo » postuli la enkondukon de tia asekuro sur kantona teritorio. La nova leĝo estas granda progreso en tiu direkto kaj povos servi kiel modelo al aliaj kantonoj. Kompreneble ĝi estis akre kontraŭbatalata de niaj kapitalistoj. La dimanĉa popolvoĉdonado nun akceptis tiun leĝon per 13.468 jes kontraŭ 7.823 ne.
Malgraŭ ke multaj laboristaj postuloj ne estas prikonsideratai en nia kantona leĝo pri labortempo, ĝi tamen jam delonge estas tro progresema por la basela burĝaro. La burĝa parlamentplimulto post akra batalo nun sukcesis plimalbonigi tiun leĝon tiel ke ĝi tute ne plu estas akceptebla por la laboristaro. La loka sindikata kartelo do decidis preni la
— página 4 —
4 SENNACIULO
« referendumo-n » (svisa institucio, laŭ kiu parlamentdecidoj devas esti prezentataj al la popolo por decida voĉdonado). La tago de l’ laborista festo, la 1-a majo, estis uzata por la kolekto de la necesa nombro de subskriboj kaj nun la granda popolplimulto per 13.088 voĉoj kontraŭ 8.530 sekvis la parolon de l’ laboristaj partioj. La parlamento devos do fari pli bonan leĝon, kontentigante la laboristaron.
Sed plej akre sin jetis la reakcia bandaĉo kontraŭ la socialista iniciativo por ŝtata loĝejkonstruado. Ĉiam rimedon uzis la burĝoj kaj ili ne evitis mensogojn. Laŭ tiu loĝejiniciativo, subskribita de 5.053 voĉdonrajtigitaj enloĝantoj, la kantono Basel-urbo devus konstrui dum 3 jaroj, unuafoje en 1926 j., ĉiujare po ducent loĝejoj da 3 kaj 4 ĉambroj kaj partopreni per subvencioj la jam ekzistantajn loĝejkooperativojn. Tia rimedo estus permesinta solvi la loĝejproblemon en nia urbo laŭ kvanto kaj prezo. Tion tre bone komprenis la domposedantoj kaj la cetera reakciularo kaj oni povas konstati, ke nur malofte la politika batalo atingas tian akrecon. Per malgranda plimulto la burĝoj venkis (11.009 voĉoj kontraŭ 10.614.)
(3477)
Kooperativa movado
Malgraŭ la ekonomia krizo en Germanio, la kooperativa movado iom plibonigis en la lasta jaro. Laŭ la raporto 1925-a de la centra unuiĝo de germanaj konsumkooperativoj apartenis al ĝi 1.100 kooperativoj kun 3.382.000 da membroj. Dum la pasinta jaro aliĝis 95.000 personoj.
La spezo pliatiĝis de 381.000.000 markoj ĝis 616.000.000. La en propraj uzinoj fabrikitaj varoj valoris 161.000.000 m., 1924 j.: 90.000.000 m. La investo (1) sumiĝis je 25 milionoj, 1924: 12 milionoj. Sekve, ĉi sumo duobliĝis dum unu jaro. La teoria valoro de la grundposedaĵo fine de 1925 j. estis: 89.000.000, 1924: ĉ. 100.000.000. Kompreneble, la nuna reala valoro estas pli alta. La kreskantan konfidon de la membroj al siaj kooperativoj oni konstatas el la enmetita ŝparmono, kiu atingis la sumon: 69.400.000.
La enmetaĵoj de la membroj, la plej grava kaj certa parto de la propra kooperativa kapitalo estas 20 milionoj, 1914: 33 1/3 milionoj. Se oni pripensas, ke la enmetaĵoj plene senvaloriĝis dum la inflacio, tiam la rapida reboniĝo estas laŭdinda sukceso. La rezervoj sumiĝis je 29.300.000, 1914: 24.800.000. Do la tuta propra kapitalo konsistas el 49.000.000 m. La jara profito 1925-a estis 24.200.000 m.
La kooperativoj ricevas la produktojn de la centra aĉetounuiĝo. 58 simplaj aĉetounuiĝoj peras la varojn al la unuopaj konsumsocietoj. Krome ankoraŭ ekzistas centraj provizejoj, kiuj kuŝas en diversaj partoj de la regno. Ĉi tiuj ankaŭ estas interligataj kun grandaj uzinoj, en kiuj ĉiuj produktoj mem estas fabrikataj. La kooperativoj havas entute 8.500 vendejojn. En ili kaj en la uzinoj estas okupataj 37.318 personoj.
Kompare al privataj vendejoj oni povas aĉeti en la kooperativaj vendejoj je 5 0/0 pli malkare. Per tio montriĝas la efiko de la kooperativismo kiel prezreguliło.
Lib. trad. W. Krey (5486).
(1) Ni ne povis diveni kion volas diri la aŭtoro per tiu vorto. Laŭ Kabe, investi signifas: solene enkonduki en plenumotan oficon. — Red.
La Membrostato de la Internaciaj Metisekretariejoj
Laŭ la oficiala statistiko de la Internacia Sindikat-Unio statas la membraro de la Internaciaj Metisekretariejoj jene:
| Metisekretariejo | Membronombro la 31 dec. 1923. | Membronombro la 31 dec. 1924. |
|---|---|---|
| Konstrulaboristoj . | 1037142 | 885118 |
| Vestajlaboristoj . . | 373415 | 293084 |
| Ministoj . . . . . | 1941199 | 1832937 |
| Bindistoj . . . . . | 96064 | 84231 |
| Tipografistoj . . . | 173911 | 169516 |
| Diamantistoj . . . | 19230 | 20281 |
| Fabriklaboristoj . . | 844988 | 638357 |
| Frizistoj . . . . . | 8268 | 8608 |
| Vitrolaboristoj . . | 77741 | 76111 |
| Lignolaboristoj . . | 711287 | 630246 |
| Hotel-, Restoraci- kaj Kafej- oficistoj . | 131480 | 66806 |
| Ĉapelistoj . . . . | 56107 | 56560 |
| Keramikaj laboristoj . . . . . . | 91586 | 83479 |
| Kamplaboristoj . . | 436226 | 364921 |
| Nutraj- kaj ĝuaj-laboristoj . . . . . | 554199 | 615355 |
| Ledlaboristoj . . . | 340908 | 349937 |
| Litografistoj . . . | 45553 | 42128 |
| Pentristoj . . . . | 71704 | 62095 |
| Metallaboristoj . . | 2585717 | 1864471 |
| Publikaj servoj . . | 349089 | 415058 |
| Poŝt-, telegraf- kaj telefonoficistoj . | 484115 | 473434 |
| Privatoficistoj . . . | 695185 | 794992 |
| Ŝtonlaboristoj . . . | 102264 | 92548 |
| Tabaklaboristoj . . | 140673 | 120220 |
| Tekslaboristoj . . | 1326030 | 985772 |
| Transportlaboristoj | 2091840 | 1921426 |
| 14785921 | 12947491 |
La ciferoj, kiuj troviĝas sub 1923 estas prenitaj el la n-ro April-Majo 1925 de « Internacia Sindikat-Movado »; tiuj, kiuj troviĝas sub 1924, el la n-ro April-Majo 1926.
Laŭ la stato je la 31-a de decembro 1924 estas la Internacia Transportlaborista Federacio la plej granda metisekretariejo. (Estas laŭdinde, ke ĉi-organizaĵo aplikas esperanton kaj ĉiam amike interilatas kun SAT.) La membronombro ĉiam kreskas. Kvankam la definitiva ciferoj por la 1-a de januaro 1926 momente ne jam estas indikeblaj, oni do povas konsideri, ke ITF jam nun havas pli ol 2100000 da membroj kaj troviĝas ĉe la pinto de la Internaciaj Metisekretariejoj.
El « Mitteilungsblatt der ITF », elgermanigis: 90.
★★★★★★★★★★★★★★★★★★★★★
Por ke lingvo internacia povu bone kaj regule progresadi kaj por ke ĝi havu plenan certecon, ke ĝi neniam disfalos kaj ia facilanima paŝo de ĝiaj amikoj estontaj ne detruos la laboron de ĝiaj amikoj estintaj, — estas plej necesa antaŭ ĉio unu kondiĉo: la ekzistado de klare difinita, neniam tuŝebla kaj neniam ŝanĝebla « Fundamento » (1) de la lingvo.
L. L. ZAMENHOF.
(1) La « Fundamento de Esperanto » estas havebla ĉe nia Administrejo.
Du demonstracioj en Berlin
Post la plebiscito pri la elproprigo de l’ iamaj germanaj princoj, dum kies preparado la metropolo Berlin vidis ĉiutagajn impresajn mobilizojn kaj demonstraciojn de l’ proletaro, podistriktajn kaj centrigitajn, post tiu agitado, kiu postulis multege da streĉoj kaj sinoferoj de la organizitaj masoj, — jam ne laciĝis en Berlin la politika agado. Ne okazis interrompo. Pri du lastdataj demonstracioj mi koncize raportu; ili ja meritas mencion pro sia speciala karaktero.
Infanpionira trio forvojaĝas.
Unu okazis la 10. julio. Je tiu tago forveturis 3 junaj pioniroj (unu el Virtembergo, unu el Chemnitz kaj unu knabino el Essen) por refreŝiĝo al Sovet-Rusio. Komune kun la rusaj infanoj-pioniroj ili alveturos belan Krimeon, por travivi tie memorindajn horojn. Tiu demonstracio estis nura infan-demonstracio. Nur kelkaj junularaj-taĉmentoj sekvis la infanaron, kiu kolektiĝis je kelkaj centoj kun siaj belaj standardoj, propra muzikistaro kaj aŭskultis tri infan-parolantojn, kiuj montris elokvente la signifon de la okazo. Poste la infanoj grupiĝinte, bonorde kaj disciplinite kun kantoj akompanis la feliĉan trion ĝis la Silezia stacidomo, de kie okazis la forveturo en vespera horo. Kun manlevo kaj saluto « Estu pretaj! » la restantoj forlasis la veturontojn.
Honorigo al revoluciaj herooj.
La dua demonstracio okazis unu tagon poste, 11. julio, en Friedrichshain kaj Friedrichsfelde. En Friedrichsfelde estas starigita per la mono de la berlina revolucia proletaro ĉe la tomboj de Karl Liebknecht, Roza Luksemburg, Franz Mehring kaj multaj aliaj viktimoj de revolucibatalo, kies nomoj ne tiom brilas, grandioza monumento por la mortintaj herooj de la Revolucio. La monumento efikas nepriskribeble per sia kolosa giganteco, sia simpla, masiva fortegeco. Oni povas nur kompari ĝin kun la aspekto de l’ Kremla muro. Sur la murplato estas fiksita granddimensia metala soveta stelo kun insigna martelo kaj falĉilo, kaj skribitaj en ŝtonon estas la vortoj de Freiligrath: « Mi estas — Mi estis — Mi estos ». Tiun monumenton inaŭguris, 11. julio, la berlina laboristaro. Senfina amaso kolektiĝis en la urbo kaj laŭiris longan vojon tra laboristaj kvartaloj ĝis la tombejo Friedrichsfelde, la grizaj bataliono de Ruĝaj Frontbatalantoj, la junularo, la partianoj, la virinoj kaj la infanoj-junpioniroj (akompanataj de sennombraj poplic-aŭtomobiloj.) La pretermarŝo daŭris 1 1/2 horojn. Sur la monumento volviĝis ĉielen ruĝaj flagrubandoj; anoj de Ruĝaj Frontbatalantoj staris ĉe l’ tombaro kun pugnigitaj manoj. Du orkestroj ludis marŝritmojn. Sur la tomboj leviĝis florkronoj kun ruĝaj bantoj. Vespera suno orumis la altajn ombrecajn pintojn de la arboj; seriozeco kaj graveco kuŝis sur la mienoj de l’ pretermarŝantoj, kiuj unuiĝis en pensoj pri akraj bataloj, pri la senmortaj viktimoj. — Kaj forta volo je persisto ĝis finfina venko de la laboristaro regis en ĉies koroj… Labkoro (1768).
Berlin, 12. julio 1926.
— página 5 —
SENNACIULO — 5
☆ DISKUTEJO ☆
Pri » Frontunueco «
(Daŭrigo*)
Fakoj.
Ĉu ili estas dezirindaj en SAT? Ne necesas longe cerbumadi por alveni al jesa respondo. Estas evidente, ke SAT estus peza, burokrata organismo, se ĝia Centro volus plenumi ĉiujn taskojn. La « Kapo » devas havi kiel taskon nur interrilatigi, interligi la diversajn organojn. Tiel okazas en viva estulo: la koro, la pulmoj, la renoj, la okuloj, k. a. organoj havas ĉiu aparte sian funkcion. Kaj la cerbo estas la reguligilo, la harmoniigilo inter la diversaj organoj.
Simile estu en SAT. Stariĝu multaj fakoj, se bezono kaj fortoj ekzistas por tio. Estiĝu pedagogia, literatura, scienca, ateista, migra, naturamika, sporta, blindula, radia ktp. fakoj.
Sed mi ne laciĝos ripeti: oni ne kontentiĝu per starigo de surpaperaj fakoj. Necesas, ke la K-doj, proponantaj la fondon de fako, estu ankaŭ pretaj preni sur sin ties funkciigadon. Ne utilas proponi, se mankas la fortoj por efektivigi la proponojn.
Oni ja rajtas postuli de la Centro, ke ĝi kuraĝigu la iniciativojn, kiam ili estas saĝaj kaj efektivigeblaj. Sed la Centro ankaŭ rajtas postuli alion ol vortojn por lasi sin konvinkiĝi. Estas tute sensence diri: La gvidantaro faru tion ĉi kaj tion, kiam ĉiu devas scii. ke mankas al ĝi eĉ la tempo por plenumi bone ĉiujn kurantajn aferojn. SAT ne havas 8 salajratajn oficistojn kiel UEA-ICK. Kaj tamen ĝi eldonas du gazetojn, librojn, havas libroservon ktp., unuvorte havas pli da zorgoj ol la neŭtrala Asocio.
Agoj ĉiam parolas pli klare ol vortoj. Laborantoj kaj plenumantoj estu bonvenaj; nuraj proponantoj silentu!…
Jam delonge ekzistas Eldona Fako. Antaŭnelonge ekstariĝis Blindula Fako. Sed la proponintoj ne nur proponis, sed deklaris sin pretaj preni sur sin la respondecon pri la funkciado de la fakoj.
La proponemuloj imitu tiujn ekzemplojn. Ili ne nur desegnu belajn planojn de konstruo, sed ankaŭ pensu ĉu ili havas je sia dispono la necesan materialon por konstrui.
Ne per surpaperaj projektoj ni plibonigos kaj pliampleksigos la SAT-aparaton, sed per modesta, pacienca, metoda kaj senlaca laboro.
Fakoj ja estas dezirindaj en SAT — kaj ĉefe laboremaj kaj spertaj fakuloj…
★
Danĝera iluzio.
Mi ne volas fini tiun ĉi ĝeneralan ekrigardon super nia movado, ne dirante vorton pri iu danĝereto. Estas fervoraj kaj entuziasmaj K-doj, kiuj opinias, ke SAT povas kaj devas fariĝi rapide « amasorganizo ». Jam ili imagas nian Asocion kun 100.000 membroj!…
Ho, ŝatataj revuloj! pardonu se mi tiras vian atenton al la kruda realo. Bonvolu mi petas, observi ĉirkaŭ vi. Ĉu do ne estas videble, ke multaj esperantaj kursoj komenciĝas kun granda nombro (ne ĉiam kaj ĉie) da lernantoj — kaj finiĝas kun malgranda nombro? Mi eĉ scias pri kursoj, kiuj devis ĉesi post la sesa aŭ sepa leciono, tial ke ne plu venis unu sola lernanto! Tamen tiujn kursojn gvidis spertaj, malnovaj esperantistoj. Kaj en la pli malpli sukcesaj kursoj kiom da lernantoj kapablas ĉe la fino paroli flue, legi senpene? Unuvorte, kiom kapablas fariĝi aktivaj membroj de SAT?
Mi ja parolas pri « aktivaj membroj ». Se temus varbi ĉiun ajn esperantanon, eble SAT povus fariĝi amasorganizo. Sed ĉiu saĝa kapo tuj ekvidos, ke en tio kuŝas grava danĝero. Kio ja okazus, se la granda plimulto da SAT-anoj ne kapablus plenumi la taskojn, kiujn nia Asocio difinis al si? Ne povas esti dubo, ke baldaŭ ĉio disfalus. Mankus ja la solida fundamento.
Se laŭstatute ni akceptas pasivajn membrojn, estas nur por ebligi al personoj, kiuj, pro iaj kaŭzoj, ne povas ellerni esperanton, kaj tamen deziras subteni mone nian organizon. Sed estas certe, ke tro granda nombro da pasivaj membroj endanĝerigus nian aferon. Neniam ni forgesu, ke nia movado havas ian vivpravecon, nur se ĝi praktike, fakte utilas. Se malrapidas la kresko de SAT, ni konvinkiĝu, ke tion kaŭzas realaj, ne tuje forigeblaj baroj.
Ho ve, la realo ne similas la revon. Esperanto ne estas tiom facile ellernebla, kiel emas pensi kelkaj kleruloj, havantaj grandan facilecon en lernado de lingvoj.
Ankaŭ ni ne devas malatenti, ke ofte la plej lernemaj el la laboristaro estas okupataj per diversaj taskoj en partio, sindikato, kooperativo aŭ en aliaj organizoj. Sekve ni povas en plej bonaj okazoj nur gajni ilian simpation al nia lingvo.
— Rigardu kiel rapide kreskis « Internacia Ruĝa Helpo » kaj aliaj similaj organizoj, flustras al mia orelo iu entuziasmulo.
— Jen ĝusta komparo, ĉu ne vere? Kiuj faras tian komparon, tiuj simple forgesas, ke por fariĝi ano de IRH sufiĉas pagi kotizon kaj estas tio; dum por SAT-aniĝi necesas antaŭe sekvi esperantan kurson dum tuta jaro. Jen kial la du movadoj komparendaj ne estas.
La kredo, ke SAT povas fariĝi amasmovado estas danĝera iluzio. Ĝi riskas naskigi senkuraĝiĝon ĉe entuziasmuloj, kiam ili konstatos ke iliaj esperoj ne plenumiĝis. Aliparte ĝi emigas K-dojn pensi, ke la malrapida kresko de SAT kuŝas en netaŭga organizo de l’ propagando. Tial ili elpensas novajn projektojn kun la sincera kredo, ke mirindaj estus la rezultoj se ilia novsistema propagando estus aplikata.
Oni ne kredu, ke mi opinias, ke la propagando por SAT estas farata ĉie kun sufiĉa vigleco. Mi simple avertas, ke ne sufiĉus organizi nacilingvan propagandon, kiel deziras kelkaj K-doj, por ke rapide plimultiĝu la nombro de SAT-anoj aktivaj. Tian propagandon entreprenis propriniciative kelkiuj. Nu, la rezulton? Ĝi ne estas konstatebla en la Jarlibro.
Estas vero, ke ne ĉiuj nacilingvaj asocioj propagandas kiel dezirinde por SAT. Sed la taŭga rimedo por forigi tiun mankon, konsistas nur en tio, ke la SAT-anoj devas batali en la kadro mem de tiuj asocioj por ke la necesa propagando estu farata. Ili devas batali por ke la por-esperantaj ne faru per-esperantan laboron. Ili celu atingi, ke neniam okazu ia ajn konkurenco inter SAT kaj la nacilingvaj organizoj.
Sed, se SAT rajtas postuli, ke la nacilingvaj asocioj ne faru al ĝi konkurencon, ĉi lastaj havas ankaŭ la rajton, postuli, ke SAT ne faru nacilingvan propagandon.
En plej bonaj cirkonstancoj, nia movado povas nur malrapide kreski, — tial ke ĝi postulas de la membroj ioman gradon da klereco; tial ke ĝi povas altiri nur elementojn ĉe kiuj intermiksiĝas idealismo kaj realismo; tial ke la granda amaso ne sentas ankoraŭ la bezonon transpaŝi la landlimojn, plilarĝigi sian horizonton; tial ke la granda plimulto da homoj estas naciema, ofte senkonscie, dum anticipe ni celas sennaciecan socion.
Ni gardu nin kontraŭ iluzioj kaj ĥimeroj. Ni ne ŝvebu tro alten en nubojn. Ni nur supergrimpu kelkfoje la altajojn por de tie pli bone gvidsigni la vojon irendan. Sed ni ne havu la esperon, ke tuj la amaso forlasos la rutinan marĉon en kiu ĝi vadas.
Ni entreprenis longan vojaĝon. Estus nesaĝe kredi, ke baldaŭ ni atingos la celon. Necesas nur ne senkuraĝiĝi; sufiĉas paŝi senhezite kun la firma certeco, ke ni sekvas la ĝustan vojon.
(Fino.) E. LANTY.
★
Kiu kulpas pri nia neinformiteco?
K-do Levka riproĉe diris, ke mi ne estas sufiĉe bone informita pri la laborista movado en Aŭstrio. Povas esti. Sed, kara K-do, kiu kulpas en tio? Jes, kiu kulpas? Ne miru, se aplombe mi asertas, ke estas vi kaj la ceteraj aŭstriaj K-doj.
Vi ja kulpas treege: Se anstataŭ elspezi tempon kaj monon por la eldono de gazeto, kiu konkurencas al la SAT-organoj kaj al « Der Arbeiter Esperantist », vi estus pli ofte sendintaj artikolojn al SENNACIULO, priparolantajn la staton kaj situacion de la laborista movado en Aŭstrio, eble mi ja estus pli bone informita…
Sed kredeble vi ne lernis esperanton en la celo ĝin aplikadi praktike, sed nur kun la deziro fieri, ke via enlanda organizo prosperas, ke ĝi kapablas eldoni propran gazeton ktp.
Nu, bone, daŭrigu sur tiu malĝusta vojo kaj vi iam spertos, turcerte, ke viaj tempo, energio kaj mono estis elspezataj sen profito por la tutmonda esperanta movado. — Ĉar la mondlingva movado ja havas ian signifon nur se prosperas tutmonda organizo esperantista.
Sed mi ne esperas konvinki vin: La partikularismo, la naciemo estas tro forte vin reganta, por ke vi povu kompreni la sennaciecan vidpunkton.
Mi do restos « ne bone konanta la cirkonstancojn en Aŭstrujo » — kaj vi, bedaŭrinde, ne pli bone konos la kondiĉojn necesajn por ke prosperu alie ol en « via » lando la movado por mondlingvo.
EŬTRAPEL.
*) Vidu la n-rojn 93, 94 kaj 95.
— página 6 —
6 — SENNACIULO
Kelkaj antaŭkongresaj pripensoj
Amasa movado ne ĉiam estas potenca movado.
En la jaro 1914 estis fortaj « amasaj » organizoj laboristaj; sed ili ne agis kiel necesis por malhelpi la patriotan buĉadon.
Tio pruvas, ke ni ne devas esti kvazaŭ sugestitaj per la nura penso alceli amasorganizitecon.
★
Se SAT havus 10.000 aktivajn kaj spertajn anojn taŭge distribuitajn en 5.000 urboj el ĉiuj mondpartoj, ĝi estus pli forta, pli laborkapabla ol se ĝi havus 100.000 anojn pli malpli pasivajn kaj distribuitajn en 1.000 urboj de nur kelkaj landoj.
La SAT-anoj neniam forgesu tiun kondiĉon pri utiligebleco de nia aparato, kiam ili intencas decidi ion pri la organizado kaj orientado de nia movado.
★
Entuziasmo, fervoro estas same necesaj kiel prudento kaj pripensemo por la prospero de iu ajn movado.
Necesas, tamen, ke la prudento estru la entuziasmon, ke la pripensemo kelkfoje bridu la fervoron.
★
Sama kuracilo povas ne same efiki sur du malsamajn pacientojn.
Simile estas, rilate propagandmetodojn, kiam temas pri malsamkarakteraj organizoj.
E. L.
Al la Socialdemokrata esperantistaro de Aŭstrio!
(Daŭrigo*)
Vi povas kredi al mi, sampartianoj, mi estas fidela socialdemokrato; mi estas unu el tiuj, kiuj dum la kongreso en Wien plej forte atakis SAT-on, sed mi devas lojale konfesi, ke la gvidantoj, fakte faris multajn plibonigojn kaj multe konsideris la riproĉojn, kiujn oni faris. La K-doj en Paris kaj Leipzig faras ĉion eblan por kontentigi la dezirojn de la membraro. Oni do ne devas nur kritiki, sed kunhelpi al la plua plibonigo, kaj de la membroj dependas, fari la gazeton kaj la asocion mem pli kaj pli perfektajn.
Estas nur kulpo de la socialdemokratoj mem, se ne pli da artikoloj de ili verkitaj aperas, se ili tiajn ne ensendas en sufiĉe granda nombro. La Redakcio neniam rifuzis ilin. Do sampartianoj antaŭen, verku artikolojn por SENNACIULO kaj poste montru ilin al influhavaj K-doj en la partio aŭ pli bone ankoraŭ: traduku nacilingvajn artikolojn de tiaj influhavantaj socialdemokrataj esperantenkaj sendu ilin por publikigo. Poste vi montru la aperintajn artikolojn al la koncernaj nacilingvanoj. Vi vidos, ke tiu procedo treege favore impresos ilin kaj certe kunhelpos, forte ŝanĝi aŭ rekte forigi eventualan malbonan, neĝustan ideon pri SAT flanke de tiuj K-doj, kaj ankaŭ kompreneble tio influos forte aliajn kontraŭulojn aŭ skeptikulojn.
Alian ekzemplon: En la lasta numero de SENNACIULO, mi vidis, ke la koresponda rubriko de Sovetio estas multe pli granda ol tiu de Aŭstrio kaj de aliaj landoj. Sed diru vi sampartianoj, tute objektive: Ĉu estas kulpo de la Redakcio de SENNACIULO, se la aŭstrianoj tiom malmulte uzas la korespondrubrikon? Neniu ja malhelpas ilin, ensendi tiom da korespondanoncoj, kiom ili nur volas, eĉ pli ol la rusoj. Se en tia okazo venas iu kaj vidante tion, diras: « SAT estas komunista afero », tio estas simpla distordo de la faktoj.
Vi havas nune propran organon de ALLE, la Socialisto‘n. Ĉu tio eble estas la kaŭzo de la foresto el SAT, de la nealiĝo, de la preskaŭa bojkoto? — Mi bone komprenas viajn dezirojn, havi en via nuna multnombra organizo propran organon, ĉar antaŭe vi nur aperigis tolerite (?? Red.) viajn sciigojn asociajn en « Arbeiter esperantist ». Sed neniel devas esti, ke la SAT-afero per tio suferu. Tio, se vi ĝuste konsideras la aferon, ankaŭ ne povas kaj ne devas esti kaŭzo por nealiĝo al SAT. Mi certe ne estas kontraŭulo de la Socialisto, male: mi sincere ĝojas, ke vi kapablas eldoni gazeton, sed se vi per tio suferigas SAT-on, vi tranĉas vin nur en la propran karnon kaj malutiligante la tutmondan esperantistan aferon, vi ankaŭ subfosas vian propran, ĉar unu dependas de la alia. Se do la eldono de la Socialisto okazigas al ALLE tiom da kostoj, ke tio malhelpas subteni SAT-on kaj instigi al la aliĝo al ĝi, tiam vi nepre devas trovi ian rimedon por forigi tiun malhelpon. Publikigu simple la asociajn komunikojn de ALLE per hektografe multobligita folio, kiun vi sendos nur al la grupoj, kiuj siaflanke diskonigos la komunikojn al la grupanoj. Tiamaniere vi ŝparos pli ol naŭdek procentojn de la mono, kiun vi elspezas por la multekosta presado de la Socialisto kaj tiun laborenergion kaj monon vi povos poste uzi por SAT.
Ni estu tute sinceraj, Gek-doj. Ni estas ja ĉiuj nur simplaj proletoj kaj nia komuna celo estas, kunhelpi al la kreado de la potenca tutmonda proletaria movado esperanta. Neniu inter ni ja havas personan ambicion kaj vi certe per la Socialisto ne volas fari « konkurencon » al SENNACIULO. Tio estus ja nur granda subfosado kaj baro de nia propra afero. Mi diras al vi tute sincere: Kvankam ĝojante pro la fakto, ke niaj K-doj estas tiom talentaj kaj povas eldoni gazetojn, se la Socialisto en ia rilato baras la nepre multe pli gravan tutmondan organon SENNACIULO, tiam la « Socialisto » prefere tute malaperu kaj faru lokon al simpla asocia komuniko en la menciita formo.
Do denove: ne lasu vin deteni de la forta, energia subteno de SAT kaj aliĝo al ĝi, per iaj momentaj malfacilaj aŭ skeptika rilato al SAT en partiaj rondoj. Vi povas esti tute certaj, ke via persisto ĉe SAT, kunligita kun la konstanta kresko de ALLE, portos siajn fruktojn kaj sekve de tiu energia persisto oni valorigos vin en la socialdemokrata partio de nia lando kiel konsiderindan faktoron kaj se poste iu diros, ke SAT estas « komunista afero », oni simple al li ridos en la vizaĝon, sed tre verŝajne neniu plu tion diros, ĉar vi estos per via energia agado celkonscia eldevigintaj respekton ankaŭ al la plej grandaj skeptikuloj.
Do, karaj Gek-doj, konsideru la vortojn, kiujn nur pro amo al nia komuna afero, sen la persona intereso aŭ ambicio diras al vi sincera socialdemokrato aŭstria: zorgu por tio, ke la anoj de ALLE grandamase aliĝu al SAT. Se ekzistas personaj diferencoj kun SAT, per amika interkonsento forigu ilin kaj ne suferigu per tio la movadon. Antaŭ la granda afero nia personeco estas nula! Kreu fondon por tio, ke ankaŭ senlaboruloj povu esti membroj de SAT. Pripensu, ke vi nur tiam estos veraj proletaraj esperantistoj, se vi estas anoj de la tutmonda kuniganta asocio.
(Fino.) SINCERULO.
INTER NI
La ĉeestintoj de l’ IV-a SAT-kongreso eble ankoraŭ memoras pri ia strangaĵo, okazinta dum unu el la kunsidoj: la SAT-ano 1999 petis la permeson paroli franclingve por saluti je la nomo de sia instruista organizo.
La kongresestraro konsentis! Tiel nia « SAT-ano » havis la eblecon montri sian… franclingvan kapablon!…
Neniam mi povos forgesi la strangan senton, kiu tiam min atakis: naŭzo, ridemo kolero, mokemo, indigno intermiksiĝe min incitis.
Du jaroj baldaŭ estos forpasintaj de tiu memorinda okazintaĵo, kaj jen denove mi spertis la saman senton, legante en la n-ro 93 de « S-ulo » iun longegan artikolon « ŝpeciale » verkitan franclingve de tiu sama K-do. Li estas ja « speciala » SAT-ano; li komplezas verki por nia gazeto, sed nur franclingve, kaj alia K-do devas esperantigi lian verkajon.
Antaŭ du jaroj, oni povis pensi, ke tiu « SAT-ano » estus pli saĝa, se li silentus. Sed oni ankaŭ povis indulgi la novan varbiton kun la espero, ke post la kongreso li diligente lernos la lingvon kaj fariĝos inda sennaciulo.
Vana espero! Nia franclingvano pagis ja tre akurate la kotizon, enviciĝis inter la « aktivajn » anojn, sed ne lernis la lingvon…
Ne kun la malica intenco hontigi K-don Bracops mi pribabilas tiun fakton, sed por elstarigi unu el la kaŭzoj, kiuj malhelpas la rapidan malvolviĝon de nia movado.
Kiam oni ja konstatas, ke klera homo, post du jaroj de SAT-aneco, ne kapablas uzi nian lingvon, oni do ne miru, se mult-
*) Komenco en la n-ro 95.
— página 7 —
SENNACIULO — 7
aj lernantoj forlasas la kursojn post kelkaj lecionoj.
Kaj oni gratulu varmege la simplajn laboristojn, kiuj diligente kaj persiste, post laciga laboro, lernakiras sufiĉan esperantoscion por paroli kaj skribi en nia lingvo.
Oni grave erarus, opiniante, ke tiu Brusela « SAT-ano » estas escepto. Ni bedaŭrinde povas konstati similajn faktojn en preskaŭ ĉiuj urboj.
Ni ne sukcesis sufiĉe penetrigi en la cerbon de niaj alpropaganditoj la fortan konvinkon, ke la unua nepra devo de ĉiu internaciisto estas ellernadi la internacian lingvon.
Kiuj forte konsciis pri tio, tiuj ne nur ellernis sed ĉiutage uzadas esperanton. Ili unue estis konsekvencaj internaciistoj kaj nun fariĝas pli kaj pli konsciaj sennaciuloj.
IUELIE.
[REKLAMO p.7]
ELDONA FAKO DE SAT
Post kelkaj tagoj estos finpresita:
ETIKO
de P. KROPOTKIN
240 pĝ. Prezo: 2 mk. g. inkluzive afranko.
Tre baldaŭ aperos:
KARL MARX lia vivo kaj lia verko
de V. ELSUDO
Nun estas kompostata kaj aperos post kelkaj semajnoj:
Ŝtato kaj Revolucio
de LENIN
Ĵus estis liverata al presisto la manuskripto de
Je la nomo de l’ Vivo
originala verko de E. IZGUR.
La volumo estos 226-paĝa, la teksto riĉe ilustrata kaj la presado luksa.
Baldaŭ aperos la II-a eldono de
Nur volu!
Estas nun preparata la II-a 20.000-ekzemplera eldono de
PETRO
(Interesos ankaŭ la legantojn ekscii, ke nun estas preparata en Leningrad la brajla eldono de tiu verko.)
★
Manuskriptoj abundas, nur mankas aĉetantoj de akcioj de nia Eldon-Kooperativo. — Tiuj akcioj valoras 1 amerikan dolaron kaj liveras al la posedanto renton je 10 %. Duondolaraj akcioj estas ankaŭ aĉeteblaj. Pliajn detalojn oni petu de la SAT-Administracio.
TRA ESPERANTIO
Ĉe la laboruloj
Esperanto allasata por internacia telegrafado.
Popolkomisario de Poŝto kaj Telegrafo de Sovet-Unio decidis pri permeso uzi esp-on en internacia telegrafado kaj diskonigis cirkulere la suban tekston:
« Pri allaso de Esperanto en internacia telegrafado
La 17-an de junio 1926. N-o 6/304
En internacia radiotelegrafa kaj telegrafa trafiko inter USSR kaj Albanio, Aŭstrio, Belgio, Dancigo, Hispanio, Estonio, Francio, Italio, Litovio, Luksemburgo, Norvegio, Polio, Jugoslavio, Saar-teritorio, Ĉekoslovakio kaj Turkio estas allasata la uzado de esp-o.
La permeso validas nur por la depeŝoj, verkitaj en ordinara lingvajo. Apliko de esp-o en kondiĉa lingvajo ne estas permesata.
Informu la telegrafantojn per speciala anonco sur videbla loko, klariginte en piednoto, ke ordinara lingvajo nomiĝas tia, kiam la frazoj havas klaran sencon en tiu lingvo, sen neceso por la scipovanto de tiu lingvo uzi iujn specialajn ŝlosilojn aŭ vortarojn. »
★
Rezolucio de Sovetia Radio-Amatora Kongreso por Esperanto.
Siatempe en SENNACIULO jam estis publikata informo pri decidoj de la I-a Tutsovetia Kongreso de la Societo de Radio-Amikoj rilate esp-on. Nun ni havas la eblon publikigi la plenan tekston de la rezolucio tiurilata.
« Pri Internacia Lingvo
Tutsovetia Kongreso de la Societo de Radio-Amikoj. aŭskultinte la raporton de K-do Kazakeviĉ pri esp-o, rekonas necesa la aliĝon al la decido de la Internacia Kongreso de Radio-Amatoroj pri aplikado de esp-o por brodkastadoj kaj ankaŭ por skribaj interrilatoj inter radio amatoroj kaj iliaj organizoj.
La Kongreso agnoskas, ke la lingvo esperanto, tial ke ĝi estas la plej atingebla por la vastaj amasoj de laboruloj tutmondaj, efektive povas kaj devas esti rimedo de ilia interligo.
La Kongreso rekomendas al ĉiuj membroj kaj al la lokaj organizoj de la Societo de Radio-Amikoj lerni kaj apliki esp-on kaj aniĝi al SEU kaj SAT. La Kongreso proponas al la nove elektita Konsilantaro:
prizorgi senprokrastan organizon de ciklo da radiolekcioj kaj lecionoj de esp-o per la ĉefaj brodkastaj stacioj, tiamaniere ke post fino de unu ciklo de la lekcioj komenciĝu la alia ktp.
en la presorgano de la Societo estu dediĉita speciala fako por informado pri esp-o kaj instruado ĝia.
interrilati kun la internacia Centro pri radio kaj pri malfermo de esp-o fakoj en nacilingvaj eldonajoj. »
★
Grava pedagogia revuo utiligas esperanton.
» La Vojo de Klerigo » (ukrainlingve » Ŝlaĥ Osviti «, ruslingve » Putj Prosveŝĉenija «) aperas po dika (pli ol 200 pĝ.) volumo ĉiumonate depost majo 1922. Publikigata de la Popola Komisario por Klerigo de l’Ukr. Soc. Sov. Resp., ĝi celas kolekti la spertojn akiratajn dum la grandega rekonstruo de l’ edukada sistemo, kiu estas farata depost la Revolucio. Sumigante kaj ĝeneraligante la rezultojn de ĉiuj en- kaj ekster-landaj pedagogiaj serĉadoj, la revuo ankaŭ markas la vojon por plua organiza kaj metodologia laboro en la sfero de edukado en Sovet-Ukrainio.
La Redakcio de » La Vojo de Klerigo » opinias taŭga helpi al la komencita interproksimiĝo kaj kultura kooperado de Okcidento kun Sovetio per internacia diskonigo de la eduk-agado de Sovet-Ukrainio. Unu el la paŝoj ĉi-direkten estas la nun komencata publikigo de esperant-lingva resum-folio prezentanta al la tutmonda edukistaro la enhavon de nia plej grava pedagogia revuo.
★
La resum-folioj de «La Vojo de Klerigo» estos publikigataj laŭeble ĉiumonate kaj estos senpage dissendataj al ĉiuj interesatoj (oni komuniku la adresojn al la redaktejo: Spartakovski per., 3 — Harkov — Ukrainio — USSR).
Ĉiuj kolegoj ricevantaj la resum-foliojn de La Vojo de Klerigo estas petataj traduki ilin nacilingven kaj diskonigi ilian enhavon per la edukistaj organizoj. Pri la rezultoj oni bonvolu informi la Redakcion de » La Vojo de Klerigo «.
Samtempe ĉiuj kompetentaj avangardaj edukistoj estas invitataj kunlabori por » La Vojo de Klerigo » per artikoloj kaj korespondajoj (oni komuniku al la redaktejo la temojn propanatajn). Por la akceptitaj artikoloj estas pagata honorario.
★
Okaze de la oka Intern. Lab. Konferenco en Ĝenevo, oni decidis, pro sperto dum kunsido de malfacilajo pro uzado de tri lingvoj, ke la lingva problemo grave malhelpas plenan inter-kompren-kaj-agadon de la dirverslandaj laboristoj; tial oni konsilis al la naci-internaciaj lab. organizoj kaj individuaj membroj, uzi esp-on kiel help-lingvon.
★
Britio.
Londono. — La Brita Ligo de Esp-istaj Soc. havis sian distriktan renkontiĝon dimanĉon 18. jul. Krom individuaj membroj estis reprezentataj la grupoj » West Ham «, » Canning Town «, k. Lab. Esp-o – Klubo. Matene paroladis K-do I. Floro k. postagmeze K-dino T. Yelland. Vespere okazis ĝenerala diskutado pri estonta laboro de la Ligo.
Laborista Klubo kunvenas ĉiun sabaton de 18-3o ĝis 23-a ĉe 144, High Holborn, London W.C.1. Aranĝoj por SAT-kongreso donis al nia klaso kelke da lernantoj. 3o Gek-doj aliĝis la Kongreson. Bedaŭrinde mi malfrue ni estis informataj pri la rabato por ŝipveturo k. jam faris specialajn aranĝojn. — El malproksima Astrahano alvenis monhelpo de SAT-anoj por la karbministoj. — Leteroj de K-dinoj alilandaj aperas en » Labour Woman «. Granda nombro da kantoj el SAT kantaro estas multobligita k. ofte k. entuziasme kantata ĉe ĉiu kunveno. 17/7/26 du K-doj el Hungario vizitis nin. Klubo daŭras ekzisti per monkolektoj nur. — 164.
Ĉeĥoslovakio.
Gablonz a.-N. — Dimanĉe 11. jul. ni kunvenis kun la orientaksianoj en Innecenendorf, apud la landlimo. Du ŝarĝaŭtomobiloj portis 47 lab. esp-istojn el la Isermontaro (Ĉehoslov). Entute kunvenis 73. La Dresdenanoj pro manko de mono bedaŭrinde forestis. La programo enhavis tre interesajn punktojn: komencante per la entuziasmiga poemo » Ignis Sanat «, ni daŭrigis per komuna kantado de: » Al la Sennaciularo «. Tre menciinda estas la teatrajo » La varmega fero » de Hans Sachs, bonege prezentita de K-do Scherbaum kaj du K-inoj.
La 14 raportoj de K-doj el diversaj lokoj montris, ke dum la lasta tempo la anaro pligrandiĝis. Per la interŝanĝo de sperto ni lernis. — Satanino 4666.
— página 8 —
8 — SENNACIULO
Germanio.
Berlin. — SAT-anoj ĉi-tieaj kunvenis dufoje k. diskutadis la temon pri SAT k. la nacilingvaj organizoj. La konkludo de tiuj diskutoj estis jena:
« 1) Unueco de por k. peresperanta laboroj en unu organizajo tutmonda; 2) La organiza formo k. statuto ebligu la kunflson de LEA-j ĉiulandaj kun SAT k. kunigon de ĉiuj progresemaj esp-istoj proletaj; 3) Anstataŭo de la nuna netaŭga sektora sistemo per praktika sektordivido laŭ lingvoregionoj. » — Vildebrand, 483.
Leipzig. — Nia k. najbaraj grupoj aranĝis, 11. jul., komunan ekskurson. Ĉeestis 45 Gek-doj el Oschatz, Eilenburg, Chemnitz, Dresden, Riesa, Wurzen, Leipzig. En kunsido oni priparolis propagandon k. s. Lasttempe estis malfermata kurso por kursgvidantoj. Kursgvidadon afable transprenis K-do Kaiser el Altenburg. — W. Krey, 5486.
Solingen. — Kaŭze de la ekonomia mizero nia grupo malgrandiĝis iomete; sed la fidelaj restintoj nun forte klopodas por revigligi la movadon. K-do 5207 nun instruas en senkonfesiaj lernejoj esp-on al pli ol 100 infanoj. Ankaŭ la instruistaro de tiuj lernejoj ekinteresiĝas pri esp-o. — La kom. gazeto bonakceptis informojn pri la angla gen. striko, kiujn ni ricevis pere de la SAT-aparato. Bedaŭrinde ne ĉiam la red. sciigis la legantojn, ke la informoj estas tradukitaj el esp-o. — Demonstraciojn ni partoprenas kun nia standardo k. nun en nia urbo ĉiu kredeble scias pri esp-o. — La 3. k. 4. julio okazis » ruĝa tago » de la frontbatalintoj. Esp. K-doj el Dortmund, Herne, Recklinghausen, Wald k. Solingen kolektiĝis malantaŭ nia standardo; entute ni estis pli ol 100. Okaze de tiu demonstracio ni ricevis de K-doj el Aalsmeev k. Amsterdam salutleterojn, kiujn publikigis nia kom. gazeto. — 3992.
Norvegio.
Oslo. — 3o. majo finiĝis daŭriga kurso per ekzameno. 7 K-doj sukcesis ricevi ateston pri kapableco. La osloa grupo okazigis 3 bonevizititajn ekskursojn dum kiuj ni ekzerciĝis parolante k. kantante esp-on. Finnlanda K-ino jus vizitis unu el niaj esperplenaj novadeptoj. Esperelbe iu el ni partoprenontaj de nia VI-a vizitos nian urbon. Niaj membroj sopiras renkonti eksterlandan samlingvanon.— 102.
Polio.
Varsovio. — La 4. julio okazis ĉi-tie la 3-a tutlanda konferenco de la societo » Laboro «, kiu, inter aliaj statutŝanĝoj, alprenis la titolon: » Lab. Esp. Soc. de Polio «. Estis reprezentataj jenaj urboj: Varsovio, Lodz, Lublin, Lwow k. Wilno. Estis decidite: a) kunligi pli firme la por-esp-an propagandon tra la tuta lando; b) eldoni lernolibron por laboristoj k. gvidfolion por memlernantoj; c) publikigi alvokon al la polia laboristaro. — Prezidas la societon K-do Hartmann, sekretarias K-do Koss. Al ĉi lasta oni adresu ĉiujn sendaĵojn. Adreso: Warszawa Leszna 28. m. i 3.
Sovetio.
Kremenĉug. — Kiel kolektiv-ano al SAT aliĝis la fervojista klubo » Kotlov » en la apudurbo Krinkov ap. Dnepro. La klubo komisias por la VI-a SAT-kongreso propran delegiton. — La Loka SAT-» Labesko » funkcias (kun la partopreno de K-doj Goldfeder, Ŝapirovski, V. K., Frejdberg); ĝi priservas la lokan gazetoj » Naŝ Putj «, ankaŭ la harkovajn » Proletarij » kaj » Komunist «. En tiuj gazetoj aperis korespondaĵoj, ricevitaj per esp-o el Germanio, Britio, Nederlando, Aŭstrio, Japanio. — Dneprano.
Minsk. — En Blankrusio viglas mia movado. K-do A. Whitham, teksisto el Burnley (Anglio) k. K-ino A. Bouda, el Ĉehosl., vizitis nin k. en ĉiuj kluboj, institucioj, k. c., ĉiam uzis esp-on. Bonefikis. — En multaj gazetoj aperis leteroj de eksterlandaj esp. korespondantoj. Krom tio nia oficejo aperigis artikolojn en germ., franc., holl., portug., angl., ital. k. afrikaj gazetoj. Per nia oficejo » Komjunularo «, Centra Minska Partia Klubo k. aliaj organizoj interligiĝis kun samaj org. en eksterlando. — Ekspozicio estis organizita en nia urbo. — 450 ruĝarmeanoj entuziasme lernas esp.-on. — En kelkaj lernejoj oni ankaŭ lernas nian lingvon. En lab. fakultato ĉe Blankrusa Regna Universitato, esp-o estas oficiale akceptata t. e. same konsiderata kiel naciaj lingvoj. — En Blankrusio estas nun pli ol 120 SAT-anoj. Nia agentejo disvendis 1610 lernlibrojn (el kiuj 420 » Petro «), 58o vortarojn, 758 esperantajn librojn, 160 insignojn, ktp. Ankaŭ menciinde estas, ke nia agentejo akceptis 156 kvaronjarajn abonojn al » S-ulo » k. 49 jarajn al » S. R. » Aliaj gazetoj ankaŭ estas abonitaj. — El raporto de K-do Dim. Snejko.
Stalingrad. — Nuntempe ni havas 14 grupojn por ellernado de esp-o kun ĉirkaŭ 400 lern. En lernejoj, kluboj, rondoj ni vigle propagandas. La instruistaro ĝenerale favoras nian movadon. Nur unu pedagogo, profesoro de franca lingvo, akre kontraŭbatalas esp-on. Li timas kredeble perdi sian oficon. Ni korespondadas kun multaj landoj. Ni esperas baldaŭ plimultigi la nombron de SAT-anoj en nia urbo. — 5907.
Svisio.
Bern. — « La VIII-a Kong. de Svisa Fervoj-Asocio, okazinta 3. k. 4. julio 1926, subtenas la klopodojn por int. helplingvo. Ĝi rekomendas al la membraro la lernadon de esp-o, kiun hodiaŭ ludas elstaran rolon… » Tiu rezolucio estis alprenata unuvoĉe.
Zurich. — Ĉe lab. infangrupo funkcias kurso kun 8 lern., gvidata de K-do 1446. La intereson por esp-o vekis poŝkarto sendita el Sovetio. Kiuj deziras interrilatiĝi kun la grupo skribu al la kursgvidanto. (Legu adreson en Jarlibro). — 1446.
Ĉe la neŭtraluloj
La 18-a Universala Kongreso de Esperanto kaj Internacia Somera Universitato okazos en Edinburgo de la 31. julio ĝis 7. aŭgusto.
★
Al la ĉi supre menciata kongreso grava laborista organizo sendos reprezentanton.
En la bulteno de Internacia Transporta Federacio (jun. 1926) oni ja povas legi jenon:
« La Direkta Komitato de I. T. F. decidis, responde ricevitan inviton, sendi reprezentanton al la internacia kongreso esperantista, okazonta en Edinburgo. La prezidanto de I.T.F., C. T. Cramp, ricevis mandaton por reprezenti nian organizon ĉe tiu kongreso. »
Sendube Leningrad estas tro malproksima por ke I.T.F. sendu reprezentanton al la lab. esp. Kongreso, de kiu tamen ĝi ankaŭ ricevis inviton…
★
La 13-a bulgara Esperanto-Kongreso okazos en Varna de la 15. ĝis 18. de aŭgusto.
★
La katolikaj esperantistoj internacie kongresos en Spa (Belgio) de la 14. ĝis 17. aŭgusto.
★
Tutaŭstria Esperanta Laborkonferenco okazos la 1. aŭgusto en Wien.
La polica direkcio ordonis, ke en la ĉefaj stratoj de la urbo k. en la stacidomoj dejoru daŭre policanoj kapablaj paroli vivantajn lingvojn k. ankaŭ esp-on. (El » Heroldo «.)
★
La ministro de P.T.T. de Ĉeĥoslovakio ordonis, ke, post 15. aprilo, esp-o por telegramoj estu konsiderata lingvo klara. Sama regulo estos aplikata ekde 1. nov. 1926 en Germanio. En Rumanio ĉi-regulo datas de 1909. Samcela estas decido ĉe lasta konferenco internacia de l’ Universala Telegrafa Unio de 1925.
★
Pere de eksministro sudslava, S-ro Radić, la komerca fakultato de Zagreb’a Universitato decidis konduki esp-on en instruan programon, po ses horoj ĉiun semajnon.
NEKROLOGOJ
La morto forrabis nian tre laboreman K-don Konrad Lück, 26-jara (SAT-ano 2749) Honoron al lia memoro!
SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA.
★
Turmentita de la proleta malsano « ftizo » mortis la malnova SAT-ano (1364) K-do Luka Šipek, Igrišče (Jugoslavio).
Honoron al lia memoro!
SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA.
PRIKONGRESAJ INFORMETOJ
Ekskurso en N-Novgorodon post la VI-a SAT-Kongreso.
Dua informa letero.
Al nia unua komuniko (SENNACIULO n-ro 84) ni devas aldoni la jenon: Se efektiviĝos la projektata ekskurso de la kongresanoj en Moskvon, ŝanĝiĝos konsekvence ankaŭ la vojiro de la karavano al N-N. La kongresanoj partoprenantaj la ekskurson forveturos el Moskvo al N-Novgorodo fervoje (ununokta veturado). La gastado en N-N. daŭros 3 tagojn kaj la revojaĝo ĝis Leningrad proksimume 1 tagon. Prez. de fervojveturado proksimume (sen rabato) de Leningr. ĝis M. 16 gm. kaj de M. ĝis N-N. sama sumo. Rekta vojaĝo el Leningr. ĝis N-N kun rajto halti en M. por 1-2 tagoj kostos pli malkare (ĉirkaŭ 25 gm.) Loĝejo en N-N senpaga, prezo de manĝado 2 gm. potage. Ni esperas multnombran alvenon! Adresu ĉion al K-do Konovalov.
ORGANIZA KOMISIONO.
★
Blankrusia delegitaro por partopreno al SEU kaj SAT-kongresoj forveturos el Minsk la 31 julio. Mi petas la K-dojn, kiuj enveturos Sovetion tra Polio, ke ili alvenu Minskon antaŭ la 31-a. Ilin ni renkontos ĉe la limo.
La K-doj kiuj veturos al Minsko post la 31-a, per komuniku la precizan daton de sia alveno, por ke ĉitieaj SAT-oj povu renkonti ilin. — Ĝis la 31 julio oni skribu al K-do D. Suejko, post tiu dato, al K-do Maksimov, (Adresojn vidu en la Jarlibro).
Postkongresa Blankrusia karavano estos organizata en Leningrad. Interesatoj tuj informu nin. — (6o3).
★
STA-ana rondo en Vitebsk organizos renkonton kun K-doj, veturantaj tra ilia urbo. SAT-ano dejoros kun standardo ĉe la stacidoma perono. — K. LAPENKO.
★
La jenaj SAT-anoj deklaras, ke ili subtenas la proponojn de la Bruselaj K-doj, publikigitajn en la n-ro 95 de SENNACIULO: 1784, — 1854, — 1924, — 2821, — 646, — 6402, — 5896. (Ĉiuj el Verviers, Belgio.)
Le Gérant: L. GLODEAU. — ★ Esperanto-Presejo J. SOLSONA, 9, Rue Hallé, Paris-14ᵉ — Telefono: Gobelins 62-71
← Tramo anterior · Tramo siguiente →
Leer en:
