Los números 35 a 55 de Sennaciulo, el periódico de SAT, transcritos enteros (19 números). Qué es la revista, de dónde viene el texto y cómo se ha hecho: en la página de la colección.
Transcripción automática, no oficial: para citar algo, compáralo con el escaneo de cada número. Si alguien que tenga los derechos quiere que la retiremos, díganoslo y la retiramos.
← Tramo anterior · Tramo siguiente →
N.º 35, 28 de mayo de 1925
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
[BILDO p.1 | 5,5,90,33] Kaplinio de la gazeto: stelo kun la literoj «S.A.T.», ĉirkaŭe «APERAS SEMAJNE», supre arka teksto «ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO» kaj granda ornama titolo «SENNACIULO».
1-a Jaro, N-o 35 — APERAS S.A.T. SEMAJNE — 28. Majo 1925
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
Redaktoro: N. BARTHELMESS, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz — Gvidanto: Ekzekutiva Komisiono de SAT, 23, rue Boyer, Paris XX — Administranto: R. LERCHNER, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz
Kelkaj strikbildoj el Ĉekoslovakio
Ĉi-suba priskribo de l’ minista striko en Ostrava, kiu estas finita jam antaŭ kelkaj semajnoj, karakterizas ĉiujn strikojn, ĉiujn batalojn de la laboristaro en Ĉekosl. Jam depost 6 semajnoj strikas 1600 laboristoj de la plej granda paperfabrikejo en Ĉekosl., «Spiro» en Krumlov, Sud-Bohemio. Okazas tie la samaj scenoj kiel en Ostrava. En Nord-Bohemio estas lokaŭtitaj 10 000 metal-laboristoj. La minejposedantoj volas maldungi 15 000 ministojn.
En Ostrava strikis 88 % de la min-laboristoj. La 4. aprilo okazis granda kunveno de la strikantoj. Partoprenis ĉirkaŭ 20 000. Tute senmotive la ĝendarmaro komencis dispeladi la ĉeestintojn kaj pafadis dum la kunpuŝiĝo en la laboristaron. Du laboristoj estis mortpafitaj kaj kvin grave vunditaj (v. «S» 29, «Tra la klasbatalo»). Ankaŭ 3-monata infano estis mortigita de kuglo, erariĝinta en ĉambron.
Dum ne tutaj 6 jaroj en Ĉekoslovakio jam 23-foje estis pafita en la laboristaron. 40 homvivoj falis morte kaj 128 estis grave vunditaj. En la laboristaron oni pafas en Ĉekosl. kiel en ĉasajon, sed al la kapitalistaj cimoj, grandŝtelistoj, koruptistoj kaj trompistoj oni ĝis nun eĉ ne tuŝetis haron.
En ĉekosl. respubliko ni havas iajn leĝojn, laŭ kiuj neniu povas flanke de oficialaj organoj esti ĉikanita, arestita kaj batita senmotive. Fine la ĉekosl. respubliko fanfaronas ĉiam per sia «demokrateco». Kiu iomete ankoraŭ kredas tion, estus kuracita, ĉeestinte dum la tagoj de l’ granda minista batalo en Ostrava. La tuta semajno estis semajno de ĝendarma diktatoreco kaj absolutismo, dum kiu la strikanta ministo estis homo sen ĉiuj rajtoj, ĝendarmo — ĉiopova potenculo.
Ĉie estis ĝendarmoj, kien ajn oni rigardis. Ĉe la ŝaktoj plenego da ĝendarmoj, surŝultre portantaj pafilojn kun en la suno briletantaj bajonetoj — ĉe la pordego 20—30, interne de l’ uzino, ĉirkaŭ la tuta palisaro patrolis ĝendarmoj. Unu mino havis ĉirkaŭ 150 ĝendarmojn — kaj ĉe Ostrava estas 40 minoj! Sur la stratoj staris ĝendarmoj taĉmente, patroloj iradis, precipe sur vojoj kondukantaj el ministaj kolonioj al la ŝaktoj, ĝendarmoj estis en la laboristaj kolonioj, traveturadis ŝarĝaŭtomobiloj, ŝarĝitaj per ĝendarmoj, veturadis kirasaŭtomobiloj, oni vidis policistojn sur ĉevaloj, oni vidis ĝendarmajn kaj policistajn oficirojn en personaŭtomobiloj. — Ĝendarmoj provokas ĉie. Ostrava estis sola granda ĝendarma kaj policista kunvenejo; sur bazo de konstatitaj datoj oni taksis la nombron de l’ ĝendarmoj en Ostrava de 5 ĝis 6 mil viroj, kiuj nun post la striko disveturis al ĉiuj lokoj de la respubliko.
La unuajn tagojn de la striko, kiam ankoraŭ en Ostrava ne estis tiom da ĝendarmoj, ankoraŭ povis la strikkomitatoj kiel okazas dum ĉiu striko, stari ĉe la uzino, konstati, ĉu laboras iaj strikrompantoj. Povis ankoraŭ okazi, ke venis virinoj, komunikis strikrompantojn, admonis kaj se tio ne efikis, malhelpis ilin eniri laborejon. Tio estis dum la unuaj tagoj de la striko. Sed poste estis tute neeble al la strikkomitatoj starigi postenojn, tute neeble al la virinoj, iri al la ŝaktoj. Ekzistis sieĝa stato, milita juro, sen ia proklamo.
Ne povis la ministoj iri du- aŭ triope tra la laborista kolonio, — tuj venis ĝendarmoj, identigis, eventuale arestis kaj forkondukis la ministojn al ĝendarmejo, ilin tie retenante du aŭ tri tagojn. Sen ia motivo, sen ia kaŭzo. Estis ja necese, timigi la strikantojn, estis necese montri la fortan «potencon», kiu staras kontraŭ la ministoj. La ministo, kondamnita nur pene labori, fosi karbon, enspiradi karbopolvon kaj vegetadi dum konstanta danĝero pro mizera monero, estis forkondukita de ĝendarmoj el sia familio kaj arestita pro tio, ke li kuraĝis uzi sian naturan rajton kaj klopodis per striko atingi plibonigon de sia salajro.
Estis ŝakta kunvenego. En la laboristan domon multnombre kunvenis ministoj. Ĉirkaŭ 2000 ministoj kaj iliaj edzinoj. Sur la vojoj oni vidis tien direktitajn ĝendarmojn. — La laborista domo ne ampleksis ĉiujn ministojn, multaj staris ĉe la pordo, ĉe malfermitaj fenestroj en ĝardeno, por almenaŭ ion ekaŭdi. Estis fino de la kunveno, ĝi estis disigita. La ministoj elpenetris. Sed ekstere jam staris granda amaso da ĝendarmoj, kiuj dum la kunveno estis alvokitaj kaj alveturigitaj en ŝarĝaŭtomobiloj. La ĝendarmoj estis disstarigitaj en «svarmlinio», kvin vicoj, unu post la alia. La ministoj haltis kaj surprizite rigardis la ĝendarmojn. Dume la komandanto donis ordonon, ĝendarmoj ekpaŝis, tenante pafilon en la maldekstra mano, guman batilon en la dekstra kaj komencis dispeladi, batis, ĉu sur kapon aŭ ne kapon, per gumaj batiloj, pafilkapoj . . . :
En minista kolonio. Brue alveturas ŝarĝaŭtomobilo kun kelkaj ĝendarmoj, haltas ĉe dometo, ĝendarmoj malsuprensaltas, eniras internen. Revenante post mallonga tempspaco, ili forkondukas strikrompantojn, ŝirmante ilin, en la aŭtomobilon. Kompreneble rapide eliras ĉiuj najbaroj, precipe virinoj. La strikrompanto
— página 2 —
2 — SENNACIULO
estas devigita trairi ilian spaliron kun klinita kapo. La virinoj ordinare ne detenas sin por ne diri ion: «»Hontu! Vi forprenas la panon de ni kaj niaj infanoj!» — Sed la ĝendarmoj estas kiel sovaĝuloj. La plej maldelikataj insultoj estas ĵetataj kontraŭ la virinoj: «Publikulinoj, silentu aŭ . . .!» Tiu «aŭ» ordinare efektiviĝas. La virinoj pro tiuj insultoj ribeliĝas. La ĝendarmoj atakas la virinojn, batas ilin per gumaj batiloj kaj pafilkapoj, arestas kaj identigas. Tio ne estas organizitaj komunistinoj, sed grandnombre edzinoj de indiferentuloj, kiujn devigas la mizera malgaja vivo de iliaj infanriĉaj familioj tiel agi, por ŝirmi la nudajn vivojn, kiujn minacas la strikrompanto.
Plej multe persekutataj estis la membroj de strika komitato kaj ĉiuj aliaj funkciuloj.
La Ostrava ministo estas nun kuracita de la iluzio, ke li havas nur unu malamikon, la karbobaronojn Larrisch, Guttmann, Wilczek & Komp. Li estas kuracita de l’ iluzio, ke la reprezentantoj kaj organoj de respubliko, la ĝendarmaro, policistaro kaj oficoj estas gardantoj de leĝo kaj ordo. La batalo estis justa batalo, batalo por pli granda peco da pano. Sed al la ministoj kontraŭstaris en tiu batalo ne nur la karbobaronoj, sed ankaŭ la ŝtataj organoj de «nia demokrateca» respubliko kaj la registaraj partioj, por ŝirmi la monsakojn de la karbobaronoj.
Karbobaronoj, kapitalistoj, registaro, ĝendarmoj, policistoj, la tuta «ŝtatformanta» publiko kaj ĝia mensogema ĵurnalistiko, malfavoraj ekonomiaj kondiĉoj kaj eĉ strikrompantoj — jen supereco, antaŭ kiu la strikanta ministaro devis cedi, por eviti la malvenkon. Kaj jen — triumfe skribas la kapitalistaj kaj registaraj gazetoj, kiuj signis la strikon kiel «komunista entrepreno» kaj «bolŝevika puĉo»: «Grandega malvenko de la komunistoj en Ostrava! Terurega fiasko de l’ Ostrava striko!»
Laboristoj! Ĉu ne similas la sole strikanta laboristaro al taŭro¹), incitegata kaj kruele turmentata de la «picadores, banderilleros, chulos» kaj ĉiuj aliaj funkciantoj ĉe la taŭrludo, por finfine, malgraŭ la kuraĝa memdefendo, tamen esti mortpikita per la glavo de la toreadoro kaj trenita tra la areno sub aplaŭdo de la rigardaĉanta publiko? Ĉu la sole strikanta laboristaro ne estas ankaŭ tiel incitegata kaj turmentata de tiaj «picadores, banderilleros» kaj «chulos»? Ĉu ne regas ankaŭ tia ĝojo inter la kapitalistoj pri ilia fivenko? En la «pli civilizitaj» landoj la taŭrludoj estas malpermesataj, sed kiam estus tie malpermesataj ankaŭ la kruelaj ludoj kun la laboristaro? Tio devas esti la verko de la laboristoj mem. Nur per tutmonda laborista unuecfronto la laboristoj ŝanĝos la rolojn de tiu «taŭrludo».
La tuta mondo fariĝu sola areno, en kiu ni estu la venkaj aplaŭdantoj . . . . .
Carlo Jirka (1574).
- virbovo.
Letero el Italio
Faŝistaj kaj ruĝaj sindikatoj. — La granda metalurgista striko. — Malpermesitaj gazetoj pro unua de majo. — La tago de unua de majo en Musolinio.
La registaro disigis la Ruĝan Fervoj-sindikaton, ĉar ĝi malgraŭ ĉiaspeca malhelpaĵo ne volis memvole morti.
La registaro studas manieron, por transformi la sendependajn sindikatojn (metiligojn) en ŝtatajn sindikatojn (alivorte: la sindikatoj estu laŭleĝigitaj per speciala nacia regularo). Se leĝo tiaspeca aperos, eble nur la faŝistaj sindikatoj estos laŭleĝigitaj, kaj eble la aliaj, kiuj ne «obeos» (ĉar la klasbatalon oni ne povas subteni en ŝtatrondo), estos disigitaj, aŭ la industriaro agos estonte, kvazaŭ ili ne estus funkciantaj.
Antaŭ nelonge okazis ampleksa metalurgista striko. Ĝi en la komenco estis ordonita de faŝ. sindikatoj (por altiri al si la metiistojn). Poste eĉ la metalurgista federacio ordonis flankigi la strikon. Ĉe faŝ. ordono la metiistoj ne volis striki, — poste, kiam ordonis ankaŭ la Ruĝa Federacio la strikon, la striko mem tre ampleksiĝis. La industriistaro tre timis tiun amplekson. Okazis, ke la industriistaro kaj registaro tuj intertraktis kun la reprezentantoj de la faŝ. sindikato (la nombro de la anoj de tiu ĉi sindikato estas tute sensignifa). — La rezulto de tiu intertrakto estis preskaŭ nulla, ĉar oni pliigis sensignife la salajron (unu liro potage). Oni tute forlasis la moralajn aferojn. El tio vi komprenas, kiel registaro kaj industriistaro tute forgesis, intence, la kontraŭfaŝisman federacion, kiu grupigas grandegan plimulton de la metalurgistaro. La faŝ. federacio ordonis ĉesigon de la striko, kaj la kontraŭfaŝisma ordonis daŭrigi. Sed ĉar la tempoj ne estas favoraj pro ĉiaspecaj kaŭzoj, post ĉu tagoj da plua striko eĉ la Ruĝa Federacio ordonis ĉesigon de la striko. 20 proc. el la strikantoj eniris fabrikejojn ĉe la unua ordono: la aliaj ĉe la dua ordono. —
Nek la socialista nek la komunista taggazeto aperis lastajn tagojn, ĉar ili citis la unuan de majo. La registaro eĉ malpermesis manifeston, kiun disdonis la «Confederazione del lavoro» (meti-liga unuiĝo). Tiu manifesto sole rememorigis pri la „Unua de majo», kaj la konfederacio estas nuntempe tre demokratieca kaj neagema.
Kelkaj detaloj pri la unua de majo en Milano. En la fabrikejoj malĉeestis 85 proc. da metiistoj. Ti-kiuj laboras ĉe publik-servoj estis esceptigitaj de la „Laborĉambra» ordono. — Ĉe vendejoj, oficejoj, magazenoj kaj malgrandaj laborejoj, la koncernaj man-kaj plumlaboristoj tutplene laboris. Pro tio la urbo aspektis kiel en normala tago.
Tage kaj vespere grupoj da faŝistoj en metiistaj kvartaloj ĉirkaŭvagis, eniris metiistajn ejojn (vinvendejojn, kafejojn, kunvenejojn, ludejojn), kaj mokeme incitante la strikantojn, revolverpafis, manfrapis, kaj eĉ pafilpafis, bastonegfrapis la ĉeestantojn en la ejoj. Kelkfoje oni ribelis, alifoje oni forkuris. Multe da vunditoj nur inter laboristoj. Estas nenecese diri, ke la faŝ. agantoj tute ne estis ĝenitaj de la polico.
En urbo Bologna nokte de la 1. al 2. majo butikpordo de iu lignajisto estis perforte terjetita, kaj la laborilaro forportita sur straton, kaj ĉio bruligita. Tio okazis por puno, ĉar la lignajisto laboris la 21. aprilo (tiu ĉi dato anstataŭigas la 1. majo, kaj estas oficiala festotago laŭleĝe, okaze de datreveno de la Roma naskiĝo, festo tute tradicia kaj patria) kaj kontraŭe ne laboris la unuan de majo.
En Romo, je 20³⁰ h. vespere de 1. majo, la faŝistoj eniris perforte, rompante fenestron, la sidejon de la «Unuigita Socialista Partio» (pli bone mi nomas ĝin demokrata partio) kaj difektis multajn aĵojn, kiuj troviĝis en la sidejo. Per hakilego ili jam ekdisrompis meblojn, sed ĝustatempe alkuris policistoj haltigante la rompadon. La policistoj arestis unuamomente nur unu faŝiston, sed poste ankaŭ liberigis tiun.
En tuta Italio la kunvenoj estis malpermesitaj. Nur okazis, surprize kaj kaŝe, unu kunveno en la urba ĝardeno de Milano, okazigita (ĉiam kaŝe) de la Soc. Partio (ne la Unuigita Soc. Partio). Ĝin partoprenis pli malpli 300 personoj. Polico alkuris ejen, kiam la kunveno jam estis finiĝinta.
Jen nur malmultaj el la okazintaĵoj. Pri tiuj, kiuj okazis en malgrandlokoj, malgrandurboj ktp. oni nenion scii povas. Sed certe tiuloke la laboristoj ne nur estis devigataj labori, sed eĉ devis tute ŝajnigi nescion pri signifo de tiu tago, alie okazus neevitebla persekutado, aŭ eĉ batado, hejmilara bruligo ktp.
Sed en la animoj tute ne estas forigita la signifo de la tago, kaj certe proksimestonte ni vidos grandan monoferon, okaze de la datreveno, por la perfortataj gazetoj, kiujn malutilegas finance la oftaj malpermesoj. (3. V. 25.)
La brita buĝeto
La buĝeto de la brita reakcia registaro jus disponas £ 800 milionojn. 44 proc. el tiu sumo estas necesaj por satigi ĉi-jare la ŝuldposedantojn kiuj sindoneme pruntis monon, dum trompitaj soldatoj krevas, putriĝas aŭ veneniĝas en militkampo. Pli ol 15 proc. subtenas la ŝip-, ter-, aer-armeojn. Subteno de la reĝa familio, policistaro, impostkolektistoj ktp. eluzas 11 proc. La militpensiulo ricevas 8½ proc. el la tuto. Edukado, sanzorgo, domkonstruado, la senlaboruloj kaj la maljunuloj kune kostas nur 13½ proc. Jen mondo taŭga por herooj!
— página 3 —
SENNACIULO — 3
Per lerta plano Winston Churchill pagigos al la laboristaro la koston de estontaj pensioj. La hundo nutriĝu per manĝado de sia vosto! M. St.
Kongreso de franca teknikista asocio Ustika
La 28.—31. marto okazis en Parizo la kongreso de Ustika. Menciinde estas, ke la rusaj teknikistaj asocioj sendis al ni telegramon, sciigante ke ili ne povis akcepti la inviton faritan al ili ĉeesti la Ustika-kongreson. Efektive la pasportoj estis al ili rifuzitaj de la franca registaro. Tio ankoraŭfoje pruvas al ni, kiel timas niaj registaroj la kontakton de la tutmonda laboristaro kun la rusa. En sia telegramo la rusaj inĝenieroj kaj teknikistoj kamaradece salutas la Ustikanojn. Tre interesa estas la fakto, ke niaj rusaj k-doj skribis al ni, proponante interŝanĝon de dokumentoj. Tiu propono estis, cetere, unuanime akceptita. Franca delegito de Ustika, k-do inĝ. Rej, jam vizitis Sovet-Rusion, por doni dokumentojn al la Ustikanoj pri la situacio de rusaj teknikistoj. La raporto de k-do Rej estas tute favora al Rusio kaj baldaŭ aperos broŝuro pri tiu temo. El la ĉapitro «Internacia agado» de la kongresraporto ni notas, ke Ustika vigligos siajn rilatojn kun samspecaj eksterlandaj organizaĵoj. Tiurilate, ni alvokas la k-dojn el ĉiuj landoj dezirantaj kunlabori per esperanto al tiu kunliga laboro, sin anonci al FEO, 177 rue de Bagnolet, Paris. — Kiam ni ricevos sufiĉe da kunlaborantoj, ni proponos al Ustika la efektivan praktikadon de esp. por internaciaj rilatoj; ĉar iu antaŭa kongreso jam voĉdonis rezolucion stariganta esp. sekretariejon ĉe Ustika. Tiu propono ankoraŭ ne efektiviĝis, sed la realigo dependas nur de ni.
El la rezolucioj akceptitaj de la kongreso ni citas la jenajn frazojn, kiuj bone lokigas «Ustika»n rilate al la tuta lab. klaso:
«La teknikistoj estas intelektaj laboristoj salajrataj, senpere batalantaj kontraŭ patronaro (mastraro), ekspluatitaj de tiu ĉi same kiel la laboristoj kaj oficistoj. Iliaj sindikataj organizaĵoj estas do ero en la aro de aliaj organizaĵoj de laboristoj salajrataj.
Laŭ nia scio tio jam estas realigata en Rusio, kaj Ustika estas preta, kiam la statutoj de iu konfederacio ĝenerala de laboro (kiu, ni esperas, baldaŭ unuiĝos) permesos tion, eniri en la kadron de tiu organizaĵo. Atendante tion, ĝi restas praktike simpla sekcio de la ĝenerala gruparo de laboristoj, per funda kunlaborado kun laboristaj sindikatoj. —
La ĝenerala sekretario de Ustika precizigas, ke ni ne volas direkti la lab. movadon, sed ke ni deziras oferi nian teknikan sperton al laboristoj organizataj por helpi ilian emancipadon —»
Jen kia estas la vidpunkto de la francaj teknikistoj Ustikanoj rilate al lab. klaso.
Ru 835.
Stato de virina laboro en Urala regiono
Komence de mondmilito pligrandiĝo de kvanto de laboristinoj en entreprenoj de Urala regiono estis samrapida, kiel en tuta Rusio. Ĉar en Uralo industrio estas precipe metalurgia kaj mineja, ni do vidas ĉi tie laboristinojn ne nur en teks-kaj kudr-produktejoj, sed ankaŭ grandan kvanton da ili laborantaj en uzinoj de metalurgia, mineja, kemia kaj alia industrio. Ili konsistigas kvalifikitan laborforton, kiu preskaŭ ekvivalentas laŭ laborscio kaj produktiveco al la vira. Lastatempe en fabrikoj kaj uzinoj aperas laboristinoj kun klereco mezlerneja, kiuj deziras ricevi laborsperton, necesan nuntempe por eniri en superajn lernejojn kaj laborfakultatojn.
Nuntempe en Uralo estas kalkulata ankaŭ granda kvanto de senlaboraj virinoj (6,753 laŭ statistiko por 1. okt. 1924). Ĉi-subaj ciferoj karakterizas relativecon de laboristin-kvanto al ĝenerala kvanto de laboristoj kaj oficistoj en Uralaj sindikatoj.
Laŭ statistiko de 1. julio el 180,311 laboristoj, okupitaj en industrio, estas virinoj — 39,181 (21,7%); por 57,181 oficistoj 22,608 virinoj, aŭ 39,5%. El ĝenerala kvanto de laboristoj kaj oficistoj — 299,281 — virinoj estas 61,789, t. e. 20,6%. El la sama statistiko oni vidas, ke plej granda parto de virinlaboro estas aplikata en institucioj klerigaj kaj medicinaj, poste en teksindustrio 52,4% kaj en kudra — 45,5%.
Krom tiuj ĉefaj specoj de industrio, la virinoj laboras ankaŭ en termastrumado kaj konstrua industrio, kie procento da ili estas: en termastrumado — 30,6 kaj en la konstrua — 8,8%. Laboro de virinoj en termastrumado havas karakteron de sezona dungo por kampaj kaj legomĝardenaj laboroj. Laŭ sciigoj de sindikato konstru-laborista 1. julio el 8,948 homoj de ĝenerala kvanto de laboristoj kaj oficistoj — oni kalkulas 789 virinojn aŭ 8,8%. Post esploro de 8 entreprenoj kaj konstruaj laboroj montriĝis ke ĝenerala kvanto de laboristoj kaj oficistoj tie estis 1,725, el kiuj virinoj estis 278 aŭ 15%. En esploritaj entreprenoj ĉiuj virinoj estis okupitaj per helplaboro, plejparte kiel taglaboristinoj.
Jen do mallonge estas komuniko pri kvanto kaj distribuo de laboristinoj en produktado de Urala regiono. Rilate al cirkonstancoj de laborasekuro oni devas mencii samtempe kun pozitivaj flankoj ankaŭ la negativajn. La lastajn kaŭzas malfavoraj higienaj kaj teknikaj cirkonstancoj de laboro. Preskaŭ en ĉiuj uzinoj Uralaj estas rimarkebla konsumiĝo de konstruaĵoj kaj malprogreso de teknika muntado; ekzemple, — en teksfabrikoj oni havas malperfektan ventoladon kaj iafoje eĉ ĝian mankon, kio kaŭzas pro ĉiama granda kvanto da polvo en aero pligrandigon de profesiaj malsaniĝoj, ĉu en medio de laboristoj ĝenerale, ĉu en medio de virinoj precipe. En kelkaj fakoj de metalurgia industrio cirkonstancoj de virin laboro pro samaj kaŭzoj montriĝas plej malfacilaj.
Malfacilaj cirkonstancoj de virinlaboro en fabrikoj kaj uzinoj de Uralo kompletiĝas ankoraŭ per malbonaj loĝejoj ekster la loko de laboro. La loĝejoj, en kiuj virinoj pasigas libertempon, estas rimarkindaj per multaj mankoj, el kiuj ĉefaj estas jenaj: malsufiĉeco de aero, malperfekta aŭ tute mankanta ventolaĵo, malvarmo kaj humo en loĝejoj dum vintra tempo.
Notinte ĉiujn negativajn flankojn de cirkonstancoj por virinlaboro en Uralo, kiuj plej parte devenas el malbonstato, kiun travivas nia respubliko kaj forigo de kiu venos post plena restabiligo de ekonomia bonstato landa, ni devas ankaŭ atentigi pri pozitivaj flankoj, kiuj entute estas rezultoj de l’ efektivigita praktike leĝaro pri virinlaboro. El tuta nombro de tiuj konkiroj ni citu jenajn: dungo de virinoj por laboro estas farata samrajte kiel tiu de viroj; forpermeso de laboro precipe de l’ gravedaj post 5-a monato, estas farata nur en maloftaj okazoj kaj nur post ĉiuflanka konsidero de kaŭzoj forpermesigaj kaj ankaŭ kun konsento de laborinspektoro; salajro estas kalkulata sendifere ĉu al viro, aŭ al virino, atentante ilian kvalifikitecon kaj karakteron de laboro; ĝenerala regularo pri asekuro de virinlaboro, kiel ekzemple: libertempo pro gravedeco, foriro dum laboro por nutrigo de infano, — estas plenumataj senescepte; supernorma kaj nokta laboro por virinoj estas permesata nur en ekskluzivaj okazoj, precipe ti-kiam laŭ karaktero de produktado ne estas eviteblaj noktaj laboroj kaj kiam ilia malpermeso signifus maldungon de virino. En multaj uzinaj entreprenoj de Uralo, ekzemple: en asbestaj minejoj, en magnezia uzino kaj al atentante specifikecon de produktado, por virinoj estas ellaborita specimeno de speciala vestaĵo, responda al ilia fiziologia origino.
Celante rekreon de viva kvalifikita laborforto, en Uralo, kiel en aliaj lokoj de Sovet-Unio, ekzistas en ĉiu aparta industrio t. nom. «procenta rezervo» de gejunuloj, kiujn oni kalkulas relative al kvanto de ĉiuj laborantoj en entreprenoj. Ĉi rezervo en Urala regiono estas jena:
| Speco de industrio | Ĝenerala kvanto de laboristoj: viroj | virinoj | Kvanto de gejunuloj: viroj | virinoj | Proc. |
|---|---|---|---|---|---|
| Ledlaboristoj | 3907 | 927 | 244 | 48 | 6,04 |
| Teksistoj | 2169 | 2895 | 205 | 199 | 7 |
| Paperlaboristoj | 1499 | 520 | 88 | 34 | 6 |
| Minlaboristoj | 20835 | 4305 | 1100 | 407 | 5,97 |
| Lignolaboristoj | 1343 | 253 | 74 | 7 | 3,53 |
| Kemiistoj | 3663 | 725 | 152 | 49 | 4,6 |
| Presistoj | 650 | 226 | 77 | 10 | 9,9 |
| Fervojistoj | amb. seks. 23750 | amb. seks. | 914 | 3,85¹) | |
| Laboristoj de loka transporto | amb. seks. 947 | amb. seks. | 3 | 5 | |
| Metalistoj | statistiko mankas | ||||
| Konsumlab-oj | 6450 | 659 | 177 | 22 | 3 |
| Konstrulab-oj | 7770 | 479 | 174 | 22 | 2,2 |
| Laboristoj de popola kunligo | 2761 | 1028 | 15 | 9 | 0,6 |
| Ter-arb-lab-oj | 11060 | 1785 | 519 | 156 | 8,2 |
¹) trograndigita.
— página 4 —
4 — SENNACIULO
Samcele, t. e. por pligrandigo kaj perfektigo de rezervo de kvalifikitaj laboristoj preskaŭ en ĉiuj pli grandaj fabrikoj, uzinoj kaj entreprenoj estas fonditaj t. n. lernejoj de fabrik-uzina lernantaro (fabzavuĉ) kaj lernejoj profesi-teknikaj. Ĉi suba tabelo mallonge sciigas pri kvanto de junulinoj, kiuj lernas en plej grandaj lernejoj de sama speco:
| Kvanto de lernantinoj | |
|---|---|
| Profesia lernejo je la nomo de Lenin | 35 |
| Aramilskaja de F.U.L. (fabr. uzina lernant.) | 30 |
| Ŝadrinskaja | 15 |
| Ekaterinburgskaja kudr. profes. | 65 |
| Permskaja kudr. profes | 30 |
| Verĥ.-Hejvinskaja F. U. L. | 12 |
| Nadejdinskaja de F. U. L. | 15 |
| Lisjvenskaja de F. U. L. | 30 |
| Asbestovskaja de F. U. L. | 15 |
| Entute en ĉi lernejoj troviĝas da junulinoj | 244 |
Kiel oni vidas el tabeloj, kvanto de junulinoj relative al „procenta rezervo» de junuloj, en ĉiuspecaj notitaj lernejoj estas tre malgranda por tia granda laborregiono, kia estas Uralo; ĝi do ne estas kontentiga. Klarigi la kaŭzojn estas malfacile, oni povas supozi, ke en tiu rilato havas signifon cirkonstancoj de ekzistado, familiaj aŭ iuj aliaj.
Nuntempe ĉe Urala Regiona Fako de Laboro estas organizita komisiono por studi kaj plibonigi la cirkonstancojn de virinlaboro. La komisiono jam fakte komencis laboron kaj havas sukceson bonan. Konsiderante energian laboron kaj ĝustan vojon, kiun elektis komisiono, oni povas esperi, ke en multaj kazoj ĝi sukcesos forigi malfacilajn por laboristinoj cirkonstancojn de laboro.
Elrusigis G. Agry
La grenpolitiko en agrara Rumanio
La nuna ekonomia politiko de l’ liberala reganta registaro kaŭzis tion, ke en multiuj lokoj de ĉi-agrara ŝtato la registaro ordonis kaj konstatis tagojn, dum kiuj estas malpermesate, ke la panistoj baku kaj vendu panon. Ekz.: en Timiŝoara, en mezo de Banato, kiu estas unu el la plej grenkreivaj partoj de Rumanio.
La pasintjara grenrikolto estis nekontentiga, kaj tamen la registaro donis al la liberaluloj permeson por eksporti grandkvante la grenon. Malgraŭ tio, ke jam printempon pasintjaran fariĝis publika, ke la rikolto estos nesufiĉa, la liberaluloj eksportis pasintjaran printempon 1 103 691 tunojn da greno je valoro de 5462 milionoj da leoj. — En 1923, en sama sezono estis eksportitaj 976 771 tunoj je valoro de 3580 milionoj da leoj. — El la eksportita greno tritiko estis 120 945 tunoj kaj tritikfaruno 89 946 tunoj. —
La eksportitaj tritiko kaj faruno estas sume 210 441 tunoj. — Se tiu ĉi kvanto ne estus eksportita, ni ne devus manĝi en ĉi-Kanaano anstataŭ pano: maizaĵon¹)! Se ni dividas ĉi-kvanton, ni povas konstati, ke la tutlanda loĝantaro seniĝis po kapo je 134 kg. da ĝi. —
Pro tiu ĉi eksporto ankaŭ la grenrezervo de 1923-jara rikolto estis konsumita, kaj jam en oktobro 1924 estis konstatita, ke finkonsumiĝis la nova rikolto! —
Laŭ la liberaluloj ĉi-eksporto estis necesa por plibonigi nian valuton. Okazis la malo. Por doni klaran bildon pri la ekonomia dekadenco de Rumanio, mi donas kelkajn statistikojn: En la antaŭmilitan Rumanion en 1913 oni importis 1374 tunojn, aŭ pokape 0,2 tunon. En 1923 en la pligrandiĝintan landon 703 000 tunojn, aŭ pokape 0,1 tunon. Oni eksportis en 1913 — 4569 tunojn, pokape 0,65 tunon, en 1923 — 4878 tunojn, pokape 0,29 tunon. En 1913 la eksporto estis ankoraŭ aktiva, alivorte la eksporto valore preterpasis la importon, depost 1920 ĝi estas pasiva, t. e. la importo estas pli granda ol la eksporto. 1762.
- Anstataŭanta panon kuiraĵo el maizfaruno.
RUĜA HELPO
[BILDO p.4 | 38,47,66,54] Titolo «RUĜA HELPO» en kadro.
Kontraŭ la fimortigado en Bulgario
Al ĉiuj proletarioj kaj kamparanoj, la junularo, la virinoj kaj ĉiuj amikoj de la laboruloj! — Al ĉiuj membroj de la Ruĝa Helpo!
Kamaradoj kaj civitanoj!
La laboristoj kaj kamparanoj de Bulgario ree trapasas penigajn suferojn.
En la lando de l’ plej terura blanka Cankov-teroro furiozas post la senfinaj teruregaĵoj denove sanga buĉado.
La sciigoj venantaj el Bulgario parolas pri nepriskribebla teroro kaj kruda perfortado de la laboristaj masoj, kiuj estas plenumataj de la kanajlaj bandoj de Cankov post la eksplodo en la katedralo de Sofio. En la tuta lando la malliberejoj estas troplenigitaj je miloj da laboristoj, kamparanoj kaj intelektuloj (inter ili grandamase virinoj kaj infanoj, laŭ eldiroj de la tie ĉeestantaj anglaj parlamentanoj).
En malliberejon oni ĵetis ĉiujn ti-kiuj ne komprenis indiferente rigardi al la teruraĵoj de la Cankova teroro. Tie ili estas plej kruele turmentataj. Centoj da kaptitaj viroj, virinoj kaj gejunuloj, kiuj tute ne havas rilatojn al la eksplodo en la katedralo de Sofio, estas beste persekutataj de la trupoj kaj la polico.
La tempo de la Bartolomeaj noktoj enfalis super la sendefenda kaj nearmita loĝantaro de Bulgario.
La vivo de la plej bonaj filoj de Bulgario estas en danĝero. Ree miloj da familioj perdas siajn perlaborantojn. Miloj da malfeliĉaj infanoj perdas siajn patrojn kaj estas liveritaj al la sorto. La sennombraj masoj da vidvinoj kaj orfoj, kiuj post la masmortigado de septembro 1923 estis senhelpaj kaj donitaj al la pereo, nun pliiĝis je novaj miloj.
Estas devo sankta de l’ proletaro, de l’ kamparanaro kaj de ĉiu unuopa juston amanta homo, laŭtigi sian voĉon kontraŭ tiuj ĉi teruraĵoj kaj tien celi, devigi la ekzekutistojn en Sofio, ĉesigi la frenezan buĉadon, savi al miloj la vivon kaj redoni al la kaptitoj la liberecon.
Temas pri la vivo de multaj miloj da senkulpaj viktimoj, kiuj falis en manojn de murdistoj.
La „Ruĝa Helpo» alvokas ĉiujn protesti kontraŭ tiuj ĉi politikaj murdoj kaj la sovaĝa teroro de Bulgario kaj samtempe ankaŭ defendi la elsangadantajn popolamasojn de Bulgario.
Pereu la ekzekutistoj kaj murdistoj de Sofio!
Pereu la faŝismo!
Manojn for de la laboristoj kaj kamparanoj de Bulgario!
Vivu la internacia unueco de la laboruloj!
Vivu la Internacia Ruĝa Helpo!
La Ekzekutiva Komitato de I. R. H.
DISKUTEJO
Kiel plifortigi la SAT-vicojn?
K-do 2921 skribis interese. Estas sendube ke ĉi tiu demando pri la pliformigo de la SAT-vicoj devos esti prikonsiderata, ĉar, se ni deziras akiri bonan rezultaton el nia laboro, ni bezonas bonan organizaĵon por niajn laboron kaj agitadon direkti kaj kontroli. La nuna organiz-metodo, tiu de anoj ligataj principe senpere al la Centro, eble taŭgas tie-kie troviĝas unu ano en unu urbo. Sed kiam troviĝas pluraj anoj en unu urbo ŝajnas al mi, ke estus plibone ke ili organiziĝu tie en branĉon, kiu prizorgus iliajn agadojn ktp. multe plibone ol izoluloj renkontiĝantaj kiel grupo kiu havas nenian kolektivan kontrolon super la apartaj faroj de la anoj: Grupo tiaspeca ne estas organizata, ĝi similas al societo de filozofoj. La ligilo de mem-disciplino mankas, ĉar ĉiu ano estas «leĝo al si mem». Alivorte, ŝajnas al mi ke la tempo pretas por serioze ekkonsideri la organizan problemon kun la celo haltigi la unuopemecon ĉe kelkiuj. Troviĝas la kontraŭdirajo inter la ekzisto de «izole» «organizata» ano kaj la ideo de sennacieco kiu baziĝas — plimalpli — laŭ interpreto de la modernaj civilizitaj kondiĉoj; rekoninte la fakton pri maŝin-interdependeco de homo al homo.
Kompreneble, mi konstatas ke estas absolute neeble unuigi divers-tendencajn prolet-esp-istojn en bone funkciantan grupon; eĉ ne estas dezirinde. Tamen, la komuna intereso pri la lingvo troviĝas kaj persistas kaj kunigas praktike divers-tendencajn prolet-esp-istojn je lingvaj aferoj. Sed konsideri oni devas la necesecon pri fakisma por- kaj peresp. laboro. Jen troviĝas bazo, laŭ kiu oni povas organiziĝi: troviĝu grupoj por la diversaj tendencoj, kaj ili agitadu en sia propra sfero. Propagando laŭ granda skalo; propagando sen konsidero pri tendenco estas neebla, kaj estas vane atendi al celi kunigon de
— página 5 —
SENNACIULO — 5
diverstendenculoj al esp-propagando en lokoj kie la politika situacio fariĝis akra ĉe la proletaro. Alivorte, ni konstatu la fakton ke la politika koncepto de la aparta ano determinas lian agadkampon kaj rilaton al alitendenculoj. La politika subfluo devas esti ĉiam konsiderata.
Pro la fakto ke ne troviĝas politika akordiĝo, estas neimageble ke troviĝu «unuecfronto» rilate al esp-propagando. Speco de unuecfronto estas pensebla, sed ĝi ne signifas ĉiam — eĉ politike — solidan, nerenverseblan fronton pro la fakto ke ĝi estas unuigita, t. e. konglomeraĵo da malsampensantoj interne de donita cirklo. La sperto montras ke unuecfronto estas bela revo kiu signifas nur konstaton pri organiza malforteco; bela revo de tiuj kiuj sopiras je «pli bonaj tagoj». Sed la sopiroj estu for. Oni ekzamenu la kaŭzojn de tiu organiza malforteco. Estas klare ke ĝi troviĝas pro la diverseco de vivkondiĉoj kaj pro la sekva diverseco kaj manko de politika, klasa klareco. Tiu-ĉi sin trudas tra la tuta Lab.-movado, la esp-sekcio ne faras escepton.
La fakan laboron ni devas antaŭenpuŝi: neniu alia vojo troviĝas al solvo de la diverstendenca problemo. Sen voli fari insulton, estas tutklare ke komunisto ne laborus kun anarkisto kaj inverse, nek marksisto kun social-patrioto. Ni ne plu caŝu iluziojn: tio ne estas «unueco», ĝi estas frenezeco. Tamen, la metodo de politike neŭtrala organizado devas esti trovebla inter prolet-esp-istoj, ĉar la fakto pri fakismo devigas al ni la konstaton ke, por sukcese propagandi ĉe unu fako, oni bezonas ĉiujn haveblajn detalaĵojn ktp. pri ĉiuj aliaj fakoj. — Tiu ĉi estas la malfacila afero, afero nepre diskutinda kaj solvota: kiel alvenigi interkonsenton ĉe la diversaj tendencoj pri eldonaĵoj, jarlibroj ktp. en la nuna infanecperiodo de la organizaĵo? «Unuecfronto» laŭ tiu principo estas dezirinda, sed precize en tiu ĉi «unuecfronteco» troviĝas la malfacilajo: oni devus prikonsideri kaj pricedi sektemajn interesojn, — situacio kiu estas tute netrovebla en solide konstruita org-aĵo, t. e., en org-aĵo kies anaro sampensas pri ĉiuj esencaj demandoj.
Do, ni rekonu la ekzistantan sektemecon. Ni pro tio laboradu fake, sed perdu neniun ŝancon por la akordiĝo kiu rilatas al la esp-movado kiel tuto.
Bone memoru: la vivkondiĉoj alproksimiĝas pli malpli rapide al unu progresiva nivelo. El tio ni ne nur povas konfide atendi unu vidpunkton pri bazaj demandoj, sed devas ĝin priagitadi. Tial, la principo priparolita de Kolĉinski pri unuunureco de esp-org. ne estas entute nediskutinda. Kontraŭe. Ni rekonu ke la nuna sektemeco cedos al solideco; ke nun, en la ĥaosa periodo oni revas pri «unueco», kiam alie ĝi devus studi kaj kompreni la kaŭzon de la ĥaoso kaj elhaki vojon al Ordo. Alivorte, la demando estas scienca demando, ne sentimenta afero. Tiu, kiu komprenas la situacion, ne sin ĝenas pri «unueco» kiu nur estas iluzio: li celas la forigon de «unueco»; de konglomeraĵo de uĵigitaj malsampensantoj kaj la starigon de unu solida, integrala organizaĵo.
Kaj tiurilate troviĝas la demando pri la naci-org-aĵoj. Ilian ekziston oni povis kompreni antaŭ la naskiĝo de sennacieca org-aĵo. Sed nun, kiam ekzistas la lasta, kial ilin ni vivigadu? Kiel eraro ili estas persistemaj. Kaj la sensencaĵo pri varbado „unue al nacia-org., due al SAT» estas absolute ridinda, — por diri nenion pli. La fakto ke naci-org-aĵoj ekzistas, devigus al SAT, kiel funkcianta korpo, la taskon disciplini tiujn el siaj anoj kiuj tenas anecon en aliaj esp-asocioj kaj igi ilin cedi tuj tian anecon. «Oni ne povas labori al du mastroj.» Per tiu ago la Asocio eble perdus kelkajn membrojn — sed tio nur montrus ke ili ne valoris al SAT kaj ke ili enrampis sub pretenda masko.
Ĉi-kune mi donas al la konsidero de la anoj skizon pri nova organizmetodo kiun mi pripensis. Laŭ ĉi-propono la sektoroj estas nuligataj pro la konsidero ke la Homaro sub la Estonta Sociordo ne estos arbitre organizata sektore, sed realece laŭ Industrio. Tiu-ĉi estas fundamenta konsideraĵo. Krome, la propono enhavas la postulon pri konkreta organiziĝo, kiu devigas memdisciplinon kaj ordigitan kunagadon ĉe la membroj. En la nuna tempo, por konservi la unuecfronton t. e., la politike malsamtendencajn anojn, mi pensas ke oni povus organizi la ĉefojn de la diversaj tendencoj ĉe la Sennacieca Administrejo (S. A.) kiu povus esti en unu urbo, kie presado ktp. povus esti plejbone farata. La ĉefo(j) de unu tendenco havigu al si la detalaĵojn pri progreso ktp. ĉe la aliaj tendencoj kaj transdonu al siaj propraj anoj. Malakordo ne okazus el tio.
La skizon oni legu jene: — Lingva Regiono (L. R. Fig. 1) havu apartan gruparon kun, a) senpera interrilato inter ĉiuj; b) senpera interrilato al la S. A. (v. Fig. 2.). L. R. (Fig. 3), kun diverstendencaj grupoj ligataj al S. A. kaj al samtendencaj grupoj en alia(j) regiono(j). (v. Fig. 4). La organizigo de unuopaj anoj, ĉu urbe, ĉu regione, laŭ la sama principo kiel la grupoj.
Laŭ mia opinio, per tiu organizmetodo ni povus konservi tiun unuecfronton kiun ni nun havas, malgraŭ ĝiaj malperfektaĵoj kaj malbonaĵoj, ĝis ni povos plibonigi ĝin aŭ inteligente forigi se necese. Estas memkompreneble ke ni devas ion fari, ĉar verŝajne ni plimalpli frue perdos ĝin, se ni persistas je nia nuna agado. La fondiĝo de TLES estas ekzemplo de tio kio eble okazos ĉe aliaj tendencoj.
Mi aprobas la ideon pri Universala Asocio de Lab. Esp-istoj ĉar ĝi akordiĝas al la celo de la lab.-movado mem: la Universala Respubliko de l’Produktantoj. Sed jus pro tio mi deziras konservi la nunan Universalan Asocion (SAT) kontraŭ detruo per malpacetoj inter malsamtendenculoj: okazo kiu nepre plaĉus al la burĝaro. Nur pro tio mi celas la forigon de la naci-org.-aĵoj, — almenaŭ ni malebligu al SAT-ano ke li tenu anecon ĉe naci-org-aĵo. Se tiu-ĉi emo al apartaj tendencasocioj persistas, la lab. esp-movado relative malfortiĝos.
Mi submetas tiun-ĉi proponon al la membroj kaj deziras ke oni faru kritikojn, por ke ni ĉiuj povu trovi bonan kaj sanan organizformon kaj principon.
D. Sherriff (1100).
[BILDO p.5 | 60,25,90,46] Mane desegnita skemo de la proponata organizo: centre granda cirklo «S. A.» (Sennacieca Administrejo), ĉirkaŭe kvar punktitaj cirkloj kun etaj cirkletoj «L.», «R.» (Lingva Regiono) ligitaj per firmaj kaj intermitaj linioj al la centro kaj inter si; markitaj «Fig. 1», «Fig. 2», «Fig. 3», «Fig. 4».
Gruptendenca SAT Organizo
Ĉi-sistemo celas konservi la unuecon ĉe la prolet-esp-istoj. Pro tio, ĝi baziĝas laŭ tendenco kaj konforme agadas. Oni legu jene: — La malgrandaj cirkloj (Fig. 1) signifas urbgrupojn interne de Lingva Regiono (L. R.), montrata per intermita cirklo. La grupoj de unu L. R. havas senperan rilaton inter si laŭ la firmaj linioj. La intermitaj linioj de la grupoj (Fig. 1) senperas al Sennacieca Administrejo (S. A.). Fig. 2 montras per la firmaj linioj la senperan rilaton inter la urbgrupoj kaj la S. A.; la intermitaj linioj la senperan intergruprilaton. Tiu ĉi estas la simpla formo. Tiu ekzistus (teorie) se ĉiuj sampensus.
Fig. 3 montras kvar diverstendencajn grupojn en unu L. R. Ili ne rilatas — escepte memvole — inter si, sed senperas al la S. A. De S. A. ili peras al samtendencaj grupoj en alia L. R. (Fig. 4), kaj senperas de L. R. Fig. 4 ree al si mem. La metodo samas por individuoj ĉu urbe ĉu regione.
TRA LA KLASBATALO
En mino Dorstfeld (Ruhr-regiono) okazis granda katastrofo per eksplodo de dinamitaĵoj. 44 minlaboristoj perdis la vivon, 27 estas pli malpli grave difektitaj. La plioftiĝon de tiaj teruraj akcidentoj kaŭzas la manko de la sekurec-instaloj kaj la senindulga ekspluatista sistemo.
Transportlaboristoj en Danio komencis striki.
En Rejnlando okazas konstrulaborista striko. Estas raportate pri kunpuŝiĝoj inter strikantoj, strikrompantoj kaj polico.
Dum la enterigo de l’franca generalo Mangin laboristoj per mokoj, krioj kaj fajfoj ĝenis la ceremonion. La burĝoj kaj oficiroj ne riskis kontraŭagi.
Francaj trupoj antaŭenmarŝas en Maroko.
— página 6 —
6 — SENNACIULO
Sur la insulo Hawaii (Pacifika Oceano) estas esperantista kamarado, Paŭlo Crouch, soldato de la usona armeo, kondamnita de militjuĝejo je 40 jara mallibereja puno pro „studado kaj instruado de esperanto, pro simpatieco al Sovet-Rusio kaj ĉar li penis organizi komunistan ligon en Hawaii». Lia kamarado kaj kunaganto ricevis punon de 26 jaroj da punlaboro! Detalojn pri la neaŭdita monstra teruraĵo ni raportos en venonta n-o.
DIVERSAĴOJ
La interesa dokumento
Kredeble multaj memoras la ĵurnalon rusan «20 vjek» (esper. lingve «20-a jarcento»). Ĝi aperadis dum carreĝimo en Rusio. Enrigardante n-on 20 de ĉi-ĵurnalo por aŭgusto 1912, ni povas vidi en la fako «El historio de moraroj» unu malgrandan noton-artikoleton. La artikoleto sciigas, ke en multaj urboj germanaj, precipe en Prusa Silezio, — en preĝejoj kaj kapeloj sub la ikonoj de «Savinto» ekzistas tre interesaj surskribaĵoj. En XI—XIII j. c. la pastraro per tiuj surskribaĵoj volis pruvi por imperiestroj germanaj superecon de l’eklezio super potenco monduma. Nune ĉi-skribaĵoj estas havantaj la gravecon, ĉar ili ankoraŭfoje pruvas, kiel popoj, rabenoj, pastroj, ksendzoj k. c. aplikas diversajn rimedojn, elpensadas diversajn historiojn por eksciti la religisenton. Sciante, kian rolon ludadis en tiu tempo rangoj kaj titoloj — la servistoj de l’eklezio surskribadis sub la ikonoj de sia dio jenon: «La grandsanktega plejsaĝegulo-helegulo, plej nevenkebla regnestro kaj grandsinjoro Jezuo Kristo, vereca dio, kronita imperiestro de ĉiela ŝafaro, elektita regnestro de Siono kaj de l’tuta tero, por tutaj tempoj pligrandkvantigisto da sanktuloj, sola pastrestro kaj ĉefepiskopo, kurfjursto (t. e. elektprinco) de vero, arkiduko de honestuloj, duko de amo, margrafo (markizo) Jeruzalema, burggrafo (kastelestro) Galilea, princo de mondo, grafo Betlehema, barono Nazareta, ĉefa estro de l’eklezio katolika, kavaliro ĉe pordegoj inferaj, venkinto de morto, majstro de sankteco, grandpatrono de ĉiuj orfoj kaj malriĉuloj, de patro ĉiela kaj dio la plej proksima kaj fidelega konsilanto, nia la plejfavora sinjora dio, Jezuo nia grandordonanto.»
Parolante pri dio kiel «regnestro ĉiela», oni aldonadis al tio ankoraŭ ĉiujn titolojn superajn terajn, ĉar oni povas la simplan popolon pli facile trompi kaj obeigi, se oni timigas ĝin per tiaj timigaj nomoj kiuj personigas la premadon teran, ekspluatadon, perforton, se oni rangigas dion pli alte ol ĉiujn terregnestrojn kaj nobelojn. (El «Bezbojnik» (marto 1925) trad. M. V.)
Jen per kiaj rimedoj kaj iloj subteniĝas tutaj religioj, ne laste — la kristana! Laboristaro kaj vilaĝanaro vidas sur la tero la timigajn rangojn kaj titolojn, kaj en «alia mondo», en la «ĉielo» devos timi, subiĝi al «ĉielaj imperiestroj, princoj, grafoj kaj similaj nobeloj». M. Viktorov (3983).
Tom Mann kaj Esp. (Elĉerpo el letero).
„Estas bonega afero, kiu ŝajnas tre kredebla, ke post malmultaj jaroj mondlingvo estos uzata ĝenerale ĉe internaciaj konferencoj. Mia aĝo malpermesas ke mi partoprenu, sed la afero plaĉegas al mi».
Ankaŭ Robt. Smillie skribis: «Kvankam mi mem ne akiris la lingvon, mi tre inklinas doni ĉian ŝancon por ĝia lernado. Persone mi tre ŝatus ke Esp. estu instruata en niaj lernejoj».
Internacia Tramista Konferenco
La Internacia Transportlaborista Federacio okazigos de 18.—20. julio en Bruselo internacian tramistan konferencon, en kiu estos reprezentataj 165 000 tramistoj, kiuj apartenas al la asocioj tramistaj aligitaj al la ITF. Traktotaj temoj estas: La demando de l’unuvira vagono; leĝaj reguloj por la tramoj, etfervojoj kaj por la aŭtobusaj entreprenoj en la diversaj landoj; fervojaj kaj tramvojaj problemoj rigarde al la evoluo de l’aŭtotransporto; unuecigo de la tramvagonoj kaj ilia instalo; speco de la entreprenoj kaj speco de la funkciado de tramoj kaj etfervojoj kaj de aŭtobusaj linioj en div. landoj; agadprogramo por tramistoj.
Tutblankrusa Konferenco de Esperantistoj (SEU)
28.—30. majo 25
Programo
- matene — kun ĉiuj delegitoj Ekzameno ĉe unuaj regnaj esp-aj kursoj. Vespere — festa malfermo de konferenco, jubilea festo de C.O.B.F.S.E.U. kaj ellaso de esp-aj instruktoroj (el kursoj).
- matene — Labora kunsido, posttagmeze, ankaŭ. Vespere — Esp-a Spektaklo, — Inter la kunsidoj estos kunsidoj de la Komunista Frakcio, kaj SAT-anaro. Dum konferenco laboros:
- librovendejo «Esp-a», kie oni akceptos ankaŭ abonojn al «S», «SR» ktp.
- Esp-a Ekspozicio K-doj sendu materialojn! Fotojn, diagramojn, leterojn, poŝtkartojn, esp. gazetojn, aliajn esp. eldonaĵojn, ktp. Por aliaj detaloj oni sin turnu senpere al la Konferenca Sekretario, k-do Snejko, D. Sovet-Unio, B.S.S.R., Minsk. Poŝtkesto 33.
KRONIKO
Aŭstrio.
Wien. Okaze de la festo de 1. majo la vienaj esp. laboristoj en kelkaj grupoj partoprenis la demonstracion. La ĉefgrupo de ALLE kunmarŝis kun 2 diafanbildoj kaj 3 standardoj. Sur la urbdoma placo parolis k-do Klatil. En kunveno de la 2a distriktgrupo de la «Naturamikoj» faris esp. lumbildparoladon pri Italio k-do Ĉech. Fondiĝis Esp. Sekcio de la Turista Unuiĝo La Naturamikoj. K-doj — naturamikoj estas petataj sendi siajn adresojn al sekr.: A. Klein, Wien II, Pazmanitengasse 10/21.
Francio.
Lyon. — La 1. majo, multe da laboristoj ĉiuprofesiaj strikis. Pli ol 40 000 strikatestajoj estis disdonitaj ĉe sindikataj dejoradejoj. Posttagmeze okazis granda manifestado kiun partoprenis, malgraŭ malfavora vetero, pli ol 15 000 gelaboristoj. La Lab. Esp. Grupo kun granda verda flago kaj grandlitera afiŝo sur kiu oni legis «Laboristoj, ni lernu Esperanton» faris multe da propagando, 45 esp. k-doj kantis la «Internacion» en unu sola lingvo kvankam ili estis el 7 landoj. Fine de l’manifestado, okazis granda mitingo. 4 tribunoj estis instalitaj. Ĉe la 3a post la enskribitaj oratoroj, k-do Roux parolis pri esperanto kaj sindikata tutmonda unueco. Tio tre efikis en la publiko, ĉar estis varbitaj miloj da simpatiuloj. Multaj broŝuroj kaj lernlibroj estis tiel venditaj. Jen imitinda ekzemplo: k-doj, ĉiam profitu gravajn mitingojn kaj manifestadojn por klarigi al multe ĉeestantaj laboristoj la kialon de nia movado. 132.
Germanio.
Barmen. Lab. Esp. Grupo estis fondata ĉi tie kun 14 laboristoj. Inter ili okazas komencantkurso. Instr. k-do Wieditz, Elberfeld. Kunveno ĉiulunde je 7a vespere en lernejo Brucherschulstr. 821.
Nederlando.
La Ned. Fed. de Lab. Esp. okazigas la 1. junio en Hilversum (ejo: De Harmonie, Heerenstr.) sian 10an jarkunvenon.
La tagordo enhavas i. a. ĉi suban proponon de sekcio Amsterdam: La Federacio fondu Intern. Lab. Esp. Asocion laŭ la starpunkto de nia Federacio ¹) kaj petu al alilandaj Asocioj aliĝi al tiu Internacio.
Polio.
Boryslaw. Pro ofta migrado de la laboristoj de petrola pola distrikto al div. landoj samindustriaj, esp. movado bone prosperas en B. Finmaje la grupo esperas aranĝi esp. tagon kun stratvendado, manifestado kaj ekspozicio. Grupo alvokas ĉiujn favorajn lab. grupojn, ke ili sendu al ni ekspozician materialon, propagandilojn, ornamaĵojn ktp. Dum 1. maja festo okazis esperantlingva parolado sur ĉefurba placo. Estis akceptitaj du salutleteroj al la laboristoj kaj al la lab. gejunularo de la tuta mondo. B. Czechowski
Sovet-Unio.
Dolinskaja. 1. majo Dolinska esp. rondeto (Ekaterinoslav. gub.) aranĝis la manifestadon sub sia propra ruĝa standardo kun la verda kvinpinta stelo kaj devizo: Proletarioj de la mondo, unuiĝu! Rondetanoj kunvenis apud stacidomo, de kie oni ekiris per belformaj vicoj tra la ĉefstrato de l’kolonio al la teatro, kantante la Marŝon de la laboristo, en esperanto. Ĉiuj rondetanoj havis esp-signetojn, speciale preparitajn por ĉi-tago. En la teatro, kien kunvenis ĉiuj partiaj kaj prof. org.-aĵoj, antaŭ la malfermo de la solena kunsido, laŭ propono de unu rondetano estis kantata «Internacio» en esp. — Dum posta mitingo k-do N. Aleksandrov faris publikan paroladon en esp. Je 1. majo ankaŭ aperis unua numero de murgazeto «Esperanto». N. A.
Ufa. Post longaj malhelpoj ni sukcesis organizi esp. laboron grandskale. Ni raportadis dum febr. kaj marto en jenaj organizaĵoj: 1) I-a urbrajona kunveno de komjunularo; 2) same — en II-a rajono; 3) ĉe kunveno de ledaj-laboristoj; 4) ĉe kunveno de komjunularo en fervojmetiejo; 5) ĉe kunveno de Ufa fervoja instruistaro. Rezulte
¹) N. F. d. L. E. estas laŭ statute neŭtrala, ne staras sur klasbatala starpunkto. Rap.
[REKLAMO p.6] MINSKA DISTRIKTA KOMITATO de Internacia Laborista Helpo petas ĉiulandajn samideanojn kaj ĉiulandajn fakojn de I.L.H. sendi leterojn, artikolojn kaj korespondaĵojn pri 1. laboro kaj disvastigo de ILH-organizaĵoj 2. situacio de k-doj kiuj troviĝas en malliberejoj 3. blanka teroro kaj pri aliaj demandoj ligitaj kun ILH-laboro. Adreso: Sovet-Unio, Blankrusio, Strato Engelsa Okrujnoj Komitet MOPR’a (I.L.H.)
— página 7 —
SENNACIULO — 7
oni organizis 9 ĉeletojn de SEU, sume 79 anoj. Kursoj funkcias 2-foje ĉiusemajne po 2 horoj (merkrede kaj dimanĉe). 12/IV. estis organizita urba komitato de SEU. Varbado por SAT komencas post plua progresado de la elementaj kursoj. O. K.
RECENZEJO
Gazetoj
Ligilo por vidantoj. — Oficiala informilo de Universala Asocio de Blindaj Esperantistoj: UABE. — N-o 1. Jaro 1925. — Kvaronjara, 16 paĝa gazeto. — Abonprezo: 4 svis. frankoj; senpaga por la subtenantaj membroj de UABE. (kotizo laŭvola). Sekretario (ricevanta la recenzotajn librojn, interŝanĝgazetojn) s-ro Victor Hendricx, Roosendaalstraat 148, Vorst-Brussel, Belgio. Trezoristo (ricevanta la abonojn kaj aliĝojn): s-ro W. Percy Merrick, Penso, Shepperton, Anglujo.
Ĉi tiu gazeto estas neŭtrala, sed precipe faka. Grave estas, ke UABE estas la nura internacia blindulasacio: tial en ĝi jam ekestis aŭ al ĝi aliĝis interesaj subfakoj, kiel MBM (Mondunuiĝo de Blindaj Muzikistoj), IBIS (Internacia Blindulafera Informejo kaj Statistikejo), la kunligo de la blindaj metiistoj, ktp. Krom ĉi tiu ligilo, nigrepresata por la vidantaj blindulamikoj, UABE havas oficialan porblindulan Braille-presitan gazeton, t. e. la jam dudekjaraĝa «Esperanta Ligilo», fondita de Cart.
Kune kun la programa artikolo, el kiu mi eltiris la suprajn informojn, ĉi tiu unua kajero de L. p. V. enhavas prozaĵojn kaj poemetojn de blinduloj (tre bela ŝajnas al mi „Lasta rozo» de Rosine Bauer), kaj la listojn, de la UABE-estraro, kaj de la UABE-konsuloj (po unu el dudekkvar nacioj, kaj po du el kvar, t. e.: Aŭstralio, Francio, Japanio kaj Rusio.
SAT-ano 532.
Represis el Senn: The Freethinker, London, 19. 4., Antikrist. mov. en Ĉinio (S. 25), La Protesta, Buenos Aires, 27. 3., Remem. de Ribelulo (S. 21), A Vilag, Targu Mureŝ, 1. 5., Burĝa aritmetiko (S. 26), Germ. policsovaĝ. (S. 27), Striko de jun. en Fr. (S. 28). Le Journal du Peuple, Paris, 1. 5., Voĉo el Polio (S 24). Ŝtata laborservo (S 25), Mod. virino en Ĉ. (S. 27), Labmovado en Jap. (S 28).
Enpresis div. notojn: Schles. Arb.-Zeitung, Breslau, 22. 4., peresp. let. el Rusio. 9. 5., majsaluto el Lond. Sächs. Arb.-Zeitung, Leipzig, 1. 5., 8. 5. let. el Lit. kaj Sovetio per Kom. esp. informservo.
La SAT-propagandisto (N-oj 1, 2), Red. k. Adm. Den Helder, Nederlando. Folieto 2-paĝa, ĉiumonata, por la SAT-propagando en Nederl. (hektografita). — Tre laŭdinda ago de niaj varbemaj k-doj en Nederl., pro kio ni kore gratulas ilin!
Libroj
Batalantoj por la homara paco, Dro. Winfried Fricke. 25 pĝ. Form. 23½ × 15½. Prezo: 0,40 mk. Eldonejo La Batalanto, Hannover, Bürgermeister Finkstr. 19.
Ni konsentas kun la aŭtoro de tiu ĉi pacifista libreto, kiam li asertas, ke la plej grava kaj plej alta celo de la homaro estas la forigo de militoj. Sed ni ne konsentas kaj trovas nekontentiga, ke li kiel «aktiva batalanto» por la mondpaco nur tiel supraĵe kaj per kelkaj ĝeneralaj frazoj, kiujn oni aŭdas el la buŝo de ĉiu ajn, kiu rekomendas sian ideon kiel la sole savigan por la homaro, — pritraktas la radikojn de la milit-malbono, la socian fiordon de l’kapitalista reĝimo. Jes, li tuŝetas ankaŭ tiun temon de antagonismoj sur ekonomia bazo kaj eĉ signas la supernaciecon de tiuj bataloj. Tamen la grandan formiĝon de la klasaj armeoj, de la klasaj vicoj, ĉu interne de naciaj limoj, ĉu sendepende de ĉiuj regnaj limoj, li tute ne konsideras. Kaj tial necese li devas malatenti, ke nur la laborista klaso, kaj nur la liberigita laborista klaso povos efektivigi la idealon de l’aŭtoro, la homaran pacon. La aŭtoro ripetas multfoje, ke ni devas fariĝi aktivaj batalantoj por la mondpaco, sed li ne diras (escepte per kelkaj vulgaraj frazoj), kiamaniere ni devas batali. Ĉu la aŭtoro scias, kion signifas en la hodiaŭaj cirkonstancoj «aktive batali por la homaro paco»? Tio signifas kontraŭstarigi al la trupoj de l’imperialismo la trupojn de l’Revolucio, tio signifas: fari revolucion! N.B.
VARBU NOVAJN ABONANTOJN!
Ĉefa problemo pri komunisma ekonomio
(Fino) de R. Louzon
Nu, la produktiloj apartenas al ti-kiuj utiligas ilin, la uzino apartenas al la laboristo, la kampo al la kamparano; plu ne ekzistas kapitalisto, forestas parazito por preni parton el la laboro de la produktantoj, ĉiu tiele posedas la tutan produktaĵon de sia laboro. Sed ekzistas la interŝanĝado. Ni ne forgesu, ke la ŝanĝvaloro de iu objekto dependas de la kondiĉoj en kiuj oni estis dum la fabrikado kaj dum kiuj oni troviĝas ĉe la ŝanĝado; rezultas el tio, ke samaj laboraĵoj ne estas same pagataj.
Ni pliprecizigu: La propreco de la interŝanĝado estas, ke du identaj objektoj estas por la sama prezo interŝanĝataj. Ekzemple, du kilogramoj da samkvalita karbo ĉiam interŝanĝiĝas, ĉu unu, ĉu la alia, por unu sama kvanto da aliaj produktaĵoj. Estas ja evidente, ke se mi, ekzemple, estas produktanto de greno, mi akceptus liveri nur saman kvanton da greno por la unu aŭ la alia de tiuj du kilogramoj da karbo kiuj estas identaj. Nu, se tiuj du kilogramoj da karbo devenas de malsamaj minejoj, ili necesigis por elfosado malsaman kvanton da laboro, ĉu unu de la du minejoj estas pli profunda ol la alia, ĉu la mintavolo estas pli malregula ktp. Sekve, la du grupoj da ministoj, ti-kiu ekspluatas la minejon pli facilan kaj ti-kiu ekspluatas la malplifacilan, ricevos ja saman kvanton da greno, aŭ da aliaj produktaĵoj, por sama kvanto da karbo, sed ne por sama kvanto da laboro. La laboro de la ministoj de la malfacila minejo estos malpli pagata ol tiu de la ministoj de la facila minejo.
Nu, tia situacio estas tre ĝenerala, preskaŭ universala. Ĝi ekzistas en la kampkulturo pro la malsama fruktodoneco de l’grundo, ĝi ekzistas en ĉiuj minejaj kategorioj, ĉe la akvofaloj ktp.
Aliparte, iuj produktaĵoj povas ekzisti iutempe en kvanto pli malgranda ol tiu bezonata. Tiam, ne atentante pri la fakto, ke tiuj produktaĵoj ne postulis pli da laboro, ti-kiuj urĝe bezonas ilin ne ŝanceliĝos proponi pli grandan kvanton da tio, kion ili volas interŝanĝi, kaj sekve la bezonataj produktaĵoj estos troe pagataj…
… La funkciado de komunisma socio sub la formo de grupoj de aŭtonomiaj produktantoj alkondukas do nepre al formiĝo de privilegiataj grupoj.
Sed, aliparte, la eksperienco farita dum la periodo de milita komunismo pli ol necese montris, kaj tio cetere estis facile antaŭvidebla, ke al unueca organizado kolektivisma de la produktado tute mankis je la fleksebleco necesa por normala funkciado de la produktado, kaj ĉefe por ĝia progreso.
Ni do estas alkondukataj konkludi, ke la komunisma ekonomio, ne tiu ekzistonta en la jaro 4 000, sed tiu, kiun ni devos efektivigi post kelkaj jardekoj, konsistos el ia sintezo de ambaŭ principoj. La produktado devas esti dividata inter apartaj grupoj, ĝuantaj larĝan aŭtonomion, kaj interŝanĝantaj siajn produktaĵojn, sed sub la ordonrajto de centra organo regulanta, kies tasko estu enmiksiĝi en la produktado kaj interŝanĝado, tiamaniere ke, kvankam la grupoj povos profiti je la intenseco kaj bona organizeco de sia laboro ili tamen ne povos proprigi al si la profiton de la favoraĵoj, kiujn liveras al ili la apartaj naturaj kondiĉoj, laŭ kiuj ili produktas, aŭ de tiuj, kiujn liveras al ili la situacio de la merkato. La profiton el tiuj favoraĵoj devas, sub ia ajn formo, elpreni centra organismo, kiu dispartigu ĝin inter ĉiuj.
Kompreneble, tiu sintezo ne povas esti solvata apriorie (antaŭeksperimente) per ia doktrina konstruo. Nur per vico da eksperimentoj ĝi povos esti atingata. Oni tamen povas de nun konjekti, ke la eksperimentado iel imitos la metodon de la forko, kiun uzas la artileriistoj por ĝustigi sian pafadon: unu pafo mallonga, dua pafo longa. Al provo tro kolektivisma sekvos provo tro anarkisma, poste provo denove tro kolektivisma, sed malpli ol la unua kaj sinsekve.
Post la milita komunismo, U. R. S. S. alvenis al la NEP, kiu, tion montras la salajrodiferencoj, estis almenaŭ je kelkaj vidpunktoj, provo tro anarkisma. Probable la proksima paŝo estos reveno troa al la kolektivismo. Sed fine la proletaro sukcesos pli kaj pli proksimiĝi al la celo, kiun ĝi difinis al si: starigo de socio el produktantoj, laborantaj libere kaj ricevantaj saman salajron por sama laboro.
El «La Révolution Prolétarienne», tradukis E. L.
Interesiĝantoj pri la temo skribu esperante al la aŭtoro je la adreso de la revuo: 17, Rue André-del-Sarte, Paris (XVIII).
— página 8 —
SUPLEMENTA PAĜO AL «SENNACIULO» N-o 35 — 28. MAJO 1925
LA LERNANTO
BALDAŬ APEROS «PETRO». KIU ESTAS PETRO? ATENTU VENONTAJN ANONCOJN!
Epizodo post la granda batalo de Aŭsterlitz
(de J. Popper-Lynkeus)
Dum la granda batalo de Aŭsterlitz grenadista regimento perdis la regimentan standardon, kaj oni rakontas, ke post la batalo Napoleono severtone riproĉis la soldatojn kaj diris, ke ili nur ricevos novan standardon, kiam ili estos neniigintaj ĉi-honton en ia sekvonta batalo. — Tiam la grenadistoj ekploris kiel malgrandaj infanoj kaj en sekvonta batalo luktis tiel bravege, eĉ per primorta maltimo, ke Napoleono kompensis novan standardon al ili.
La perdo de l’standardo estas fakto, sed la priskribo de l’okazintaĵo estas malsincera, nome — laŭ la postuloj de la politika kaj militista interesoj, por ŝirmi la prestiĝon, oni malverigis la raporton koncernan. — La pura vero estas jena:
En la akompano de siaj marŝaloj ktp. Napoleono demandis — post la batalo — la soldatojn: «Kie estas la standardo de via regimento?» Profunda silento. — Denove li laŭtege kaj severtone diris: «Mi demandas, kie vi lasis vian standardon?» — Ree muta paŭzo. —
Sed subite eliris el la vicoj maljuna grenadisto, konata kiel la plej kuraĝa inter ĉiuj kaj vokis al li: „Imperiestro, serĉu ĝin mem!» Pormomente la imperiestro konsterniĝis, sed estris sin tuj kaj ordonis al iu adjutanto, forkondukigi la viron. — Oni sciis, ke tio signifas: «Mortpafi lin.» Sed jus ĉi-ordono ekscitis junan grenadiston en kies cerbo ekestis tute malkutima pensmaniero (kiun ĉiu pensemulo kapablas evoluigi sin mem), kaj en plej alta kolero, en tia animstato, kiam oni sentas: Je mia vivo, nune mi tion devas diri, aŭ oni neniam plu ĝin diros, ekkonante la grandecon de ĉi mondhistoria sceno, la junulo vokis al Napoleono: «Jes, serĉu mem la standardon, ci murdisto!» — La imperiestro malfermis vaste la okulojn kaj flustris per raŭka voĉo: «Kion signifas tio?» kaj kvazaŭ li volus eviti ian atakon al sia «sanktigita» persono, iom post iom, malrapide, li retiriĝis per sia ĉevalo malantaŭen, dume ĉiam fiksrigardante la junulan grenadiston. —
Antaŭ ol li ebligis ion ordoni, el centoj da soldataj gorĝoj eksonegis la voko: „Niaj kamaradoj pravas. Serĉu mem la standardon, ci amasmurdisto!» Tiam ĉiuj grenadistoj forjetis la pafilojn en la direkton, kie la imperiestro estis; unu el la pli junaj soldatoj eĉ tiris el sia tornistro ian flikaĵon kaj svingante ĝin, li kriis: «Jen, prenu alian ĉifonaĵon!» —
Nun estiĝis bruego kaj tia ega konfuzo, ke Napoleono kun sia stabo forrajdis tutsilente, ne sciinte fari ion pli bonan, por poste ie interkonsiliĝi pri la aranĝo de tia malnorma afero. —
Fine oni decidis silenti pri la okazaĵo, sendi ĉiujn soldatojn apartenintajn al la grenadista regimento, hejmen, por ke ili ne infektu per ribelveneno la aliajn regimentojn, kaj ankaŭ por obligi — laŭ la militista falsigmaniero — post ioma tempo tute „belkolorigitan» priskribon. —
Sed kiamaniere tiaj opinioj penetris en la kapojn de la simplaj soldatoj kaj kio kaŭzis la detruon de la ĝistiama severe militista disciplino, — pri tio oni nur supozojn havis. — Sendube Napoleono lasis sekretekzameni la aferon, sed ia ekzakto neniel aŭdebliĝis. —
Hazarde la aŭtoro solan detalon eksciis, nome, ke oni trovis en la tamburo de juna grenadisto, — nevo de la fama filozofo Diderot — iutage papereton kun la enhavo:
„Vi oferitoj de la rekrutigo! Vi, oferitoj de la kazerna servo! Atentu kaj obeu laŭ tio: Se civilizacio kaj justeco regas — ĉiu rajtas esti martiro de l’propra idealo! Sed neniam oni rajtas, devigi iun, esti martiro de alies idealoj; „ĉar tio estas — — murdo — murdo — kaj ĉiam nur murdo!»
Laŭ rememoro de koncerna germana legaĵo trad.
E. Berger.
La barilo en la lerneja korto
Orig. de Kastelano
Berto kaj Elso, du dekjaraj knabinoj iris kune al la lernejo. Survoje Berto montris al sia kamaradino sian novan guman pilkon, kiun ŝi ricevis je sia naskiĝtago. Tiu ĉi pilko tre plaĉis al Elso kaj ŝi petis Berton lasi al ŝi la pilkon ĝis la paŭzo. Berto konsentis kaj prunte donis la pilkon al Elso. Antaŭ la lernejo ili devis disiri, ĉar Berto iris al la katolika lernejo kaj Elso iris al la protestanta lernejo. Ambaŭ lernejoj estis en la sama konstruaĵo. Sole fera barilo partigis la komunan korton en unu porkatolika kaj en unu porprotestanta partoj. Al ĉiuj infanoj estis malpermesite de la geinstruistoj — eĉ nur alproksimiĝi je tiu ĉi barilo. Ĉiu parto timis la infekton de la alia flanko. La paŭzo je la deka venis. Malgraŭ la malpermeso Berto jam staris apud la barilo kaj senpacience atendis Elson kun la pilko. Baldaŭ ankaŭ Elso alvenis per longaj saltoj, redonis la pilkon trans la barilon kaj dankis kore. Sed, — ho, ve! — la instruistino de Berto vidis ŝin stari apud la barilo. Tuj ŝi vokis Berton. En la sama momento ankaŭ la instruistino de Elso rigardis tra la fenestro en la korton kaj ekvidis Elson. Ankaŭ Elso estis vokata. Ambaŭ infanoj ricevis pro malobeo ne nur riproĉojn — sed ankaŭ batojn. La barilo restis kiel teruraĵo longtempe en la memoro de la du knabinoj. Post unu jaro el la katolika kaj protestanta lernejoj fariĝis senkonfesa ¹) lernejo. Berto kaj Elso estis nun en la sama klaso. Jam la unuan tagon ili planis forigi la terurigan barilon en la korto. Dum la paŭzo ili intencis realigi sian kriman planon. Sed — ho, bedaŭrinda fakto — ili venis tro malfrue. Aliaj infanoj, kiuj antaŭe ankaŭ ricevis batojn pro la sama krimo, jam detruis la barilon kaj tenante sin je la manoj, ili dancis ronde kaj saltis ĝojege ĉirkaŭ la ruinoj de la barilo. Unu monumento de maltoleremo ne plu ekzistis.
Duĉapitra rakonteto
Ia ĉapitro
La majstro al la seruristo: Via invento estas bonega, ĝi donos multe da profito al la firmo.
La fabrikgvidanto al la majstro: La plibonigo, pri kiu vi jus informis min, posedas praktikan valoron, kiu ne estas malgrava.
La direktoro al la fabrikgvidanto: La propono posedas kelkajn atentindajn flankojn.
La generaldirektoro al la direktoro: La ideo estas konsiderinda.
IIa ĉapitro
La generaldirektoro al la direktoro: Por la ideo mi dankas al vi je la nomo de la firmo. Ĉe la kasisto estas ĉeko por vi.
La direktoro al la fabrikgvidanto: Vian proponon mi aprobas. Se okazos plialtigo de la salajro, mi konsideras tion.
La fabrikgvidanto al la majstro: La plibonigo rajtigas vin, pretendi pli da salajro, kion mi konsideros, se la negocado pliboniĝos.
La majstro al la seruristo: Por la invento vi meritus plialtigon de la salajro, sed bedaŭrinde pro malbona negocado tio ne estas ebla, ĉar estas konate ke la produktado ne estas profitdona.
Lingva angulo
La vorteto «da» post numeraloj
Ofte regas malklareco eĉ inter malnovaj esperantistoj pri la apliko de la partitivo «da» post numeraloj. La prepozicio «da», kiu estas aplikata por esprimi kvanton, nombron, mezuron, — ne estas uzata post kardinalaj nombroj, escepte se tiuj nombroj estas substantivigitaj.
Ekzemple oni devas diri: dumil homoj (sed ne: da homoj).
Tamen: dekduo da ovoj, miliono da frankoj (post substantivo).
Post ciferaj signoj oni neniakaze povas uzi «da»:
Kvankam oni prononcas «kvin milionoj da voĉoj», oni cifere skribas: 5 000 000 voĉoj (sed ne: da voĉoj).
¹) senreligia, profana.
Presejo: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG
N.º 36, 4 de junio de 1925
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
1-a Jaro, N-o 36 — APERAS S.A.T. SEMAJNE — 4. Junio 1925
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
Redaktoro: N. BARTHELMESS, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz | Gvidanto: Ekzekutiva Komisiono de SAT, 23, rue Boyer, Paris XX | Administranto: R. LERCHNER, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz
NUNTEMPA JAPANIO
V. Argonski
I.
Teritorio de Japanio. — Rapida kresko de ĝiaj posedaĵoj dum lastaj 30 jaroj. — Kion havigis al si Japanio kiel rezultatoj de militoj kun Ĉinio, Rusio kaj Germanio.
Japana Imperio (Daj-Nipon, kio en traduko signifas ‘Grandega lando de supreniranta suno’) estas dislokita sur multaj insuloj, kiuj formas kvazaŭ daŭrigon de duoninsulo Kamĉatko. Pli ol 600 insuloj de japana arkipelago per longa ĉeno, simile al eskadro en batalordo, ĉirkaŭas orientan bordon de azia kontinento, tratranĉante marvojojn, kunligantajn ĝin kun Ameriko kaj Aŭstralio.
Ĉefa parto de japana imperio lokiĝas sur teritorio de 523 insuloj, proksime unu al la alia kuŝantaj. La plej grandaj el ili — Ĥondo, Kiu-Siu kaj Sikoku, kun kelkaj pli malgrandaj, formas fundamentan kernon de la regno, tiel nomatan «Malnovan Japanion» (antikva landnomo O-ja-sima, t. e. ok grandaj insuloj). La plej grava signifo apartenas al insulo Ĥondo (Ĉefa tero), kiu ampleksas ĉirkaŭ 200 milojn da kvadrataj kilometroj. Dua insulo, Kiu-Siu (naŭ provincoj), multe pli malgranda, ampleksas 35 milojn da kv. klm, tria — Sikoku — nur 16 milojn. Entute ĉiuj insuloj de malnova Japanio formas teritorion de 5 miloj da kvadrataj mejloj, t. e. proksimume tri kvaronoj de la tuta insula regnoteritorio.
En konsiston de cetera regnoparto, tiel nomata Nova Japanio, eniras: granda sed duondezerta insulo Jeso (ankaŭ Jezo aŭ Ĥokajdo), 36 „kurilaj» insuloj, grupo da intense loĝigitaj «likeaj» insuloj (Riu – Kiu), sude de Kiu-Siu; plue al sudo, akirita post la milito kun Ĉinio, en jaro 1894 floranta insulo Formoza aŭ Taj-Van (30 mil kv. klm) kaj apudkuŝanta ĝin okcidenta grupo de malgrandetaj «piskaderaj» aŭ «fiskaptistaj» insuloj, kiuj formas entute ĉirkaŭ 100 kv. klm; fine, en oriento de Kiu-Siu, al japanoj apartenas 17 malgrandaj insuloj «Ogo-Savaro» (entute 60 kv. klm).
Insulo Sakalino en jaro 1867 estis dividita inter du pretendintaj je ĝi regnoj: norda parto transiris al Rusio, suda — al Japanio. En 1875, japanoj, laŭ strategiaj
[BILDO p.1 | 16,45,78,83] Foto de grandamasa mitingo en Japanio: densa homamaso kun ĉapeloj kaj flagoj, arboj en la fono; supre la titolo «ĈIE — LA «RUĜA FANTOMO»!»
ĈIE — LA «RUĜA FANTOMO»!
Ne nur tra Eŭropo vagas la «ruĝa fantomo». Ĝi eĉ ektimigis la burĝaron de l’ malproksima Japanio. La tieaj burĝoj voĉdonigis leĝon, direktitan kontraŭ «la disvastigado de malutilaj pensoj». Videble la leĝo efikos en tute alia (ne supozata de burĝoj) direkto. Ja ĉi-bildo jam reprezentas al ni grandamasan mitingon «kontraŭ la leĝo» organizitan de japanaj sindikatoj, kie estis sendube eldiritaj sufiĉe multe da «malutilaj pensoj».
— página 2 —
2 — SENNACIULO
konsideroj, inkliniĝis caran registaron al sekvanta afero: ili redonis sudan duonon de Sakalino al Rusio, ricevinte kompense apartenintan al rusoj grupon de kurilaj insuloj. Post la milito kun Rusio, laŭ Portsmuta Kontrakto, suda duono de Sakalino (ĉirkaŭ 30 miloj da kv. klm kun riĉegaj fiŝkaptejoj) denove transiris al Japanio. Lasta akiris ankaŭ Port-Arturon kaj Dalni kun Laoduna duoninsulo kaj tutan sudan parton de Orient-Ĉinia fervojo; — nun Japanio suriris azian kontinenton per forta piedo. En 1910 j. rezulte de tiu sama milito, Japanio sukcesis fari anekson de Koreo (ĉirkaŭ 180 miloj da kv. klm kun 17 milionoj da loĝantoj). Kaŭze de tutmonda milito Japanio kaptis germanajn koncesiojn en Ĉinio kaj ricevis de Ligo de Nacioj mandaton por administrado je forprenitaj de Germanio Karolinaj, Marianaj kaj Marŝalaj insuloj; ĉiuj ili kune havas ĉirkaŭ 4500 kv. klm kun loĝantaro ĝis 4000 personoj; valoro de ĉi-insuloj kuŝas en ilia strategia signifo, kiel marmilitaj bazoj sur la plej gravaj vojoj, tratranĉantaj la Pacifikan Oceanon.
Dum lastaj 30 jaroj (komence de Ĉinia-japana milito de 1894 j.) Japanio grandigis sian teritorion proksimume je 240 miloj da kv. klm; se oni atentas, ke ĝis ĉi uzurpoj Japanio havis nur 350 milojn da kv. klm, do okazos, ke „alkresko» atingas 2/3 de fundamenta spaco. Se oni aldonos al tio, ke japanoj pli kaj pli submetas al sia influo signifajn teritoriojn de Siamo kaj Ĉinio (en Manĝurio kaj Mongolio), do klariĝos, ke teritoria plilarĝiĝo de Japanio dum lastaj dekjaroj iras antaŭen per gigantaj paŝoj.
II.
Borda linio. — Montoj. — Vulkanoj. — Tertremoj. — Klimato: abundeco de akvaj surfundaĵoj. — Terkultura karaktero de lando.
Japanaj insuloj havas ĉirkaŭ 30 mil klm da borda linio el kiuj preskaŭ duono falas al grandaj insuloj — Ĥondo, Ĥokajdo, Kiu-Siu kaj Sikoku. En la mezo, po unu kilometro de la borda linio troviĝas ne pli ol 14—15 kv. klm da teritorio; en ĉi rilato de Japanio postrestas eĉ Anglio, en kiu po unu klm da borda linio troviĝas 20 kv. klm da teritorio.
Tia longeco kaj malrekteco de bordoj favoras disvolvon de fiŝkaptado; la bordoj de multenombraj golfetoj laŭvorte estas plensemitaj per fiŝkaptistaj kolonioj. Paralele iris disvolvo de marveturado kaj kresko de apudmaraj havenaj urboj. Plimulto de japanaj insuloj havas vulkanan devenon; ili estas tratranĉitaj laŭlonge kaj -larĝe de montaraj ĉenoj. Interplektiĝante, tratranĉante unuj la aliajn ĉi montaraj ĉenoj faras el signifa parto de Japanio seninterrompan labirinton de altaĵoj kaj montfaŭkoj.
La plej grandan altecon atingas la montgrupoj en centro de insulo Ĥondo; mezalteco de japanaj montoj estas 5—6 miloj da futoj, sed troviĝas multe pli altaj. Centoj da montpintoj konsistas parte el funkciantaj, parte el estingitaj vulkanoj; unuajn oni kalkulas ĝis 500. Du la plej altaj montoj de Japanio Fuzi-Jama (pli ol 12 mil futoj) kaj Ontake (11 mil. f.) ankaŭ estas dormetantaj vulkanoj. Dum 10 monatoj jare konusa pinto de Fuzi-Jama estas neĝkovrita, eliĝante kiel brilanta lumturo super aro de pli malgrandaj montoj. Vulkanaj fortoj senĉese rememorigas pri si: landteraĵo estas en stato de preskaŭ seninterrompa vibrado; statistiko donas pli ol 1300 bone aŭdeblajn terŝanceliĝojn dum jaro. Ne maloftaj estas ankaŭ fortaj, detruegaj tertremoj. Eterne-neĝaj montoj en Japanio ne troviĝas, sed kvanto da neĝo dum mallonga vintro estas tre granda. Kaŭze de abundeco de atmosferaj surfundaĵoj montaj deklivoj ne distingiĝas per krutaĵoj; transiroj tra montspinoj, spite de granda alteco de lastaj, estas atingeblaj por trairado.
[BILDO p.2 | 15,33,67,53] Foto: rivero Jodogava en Osaka kun boatoj, lignaj domoj sur fostoj ĉe la bordo kaj arboj.
Japanio — Rivero Jodogava en Osaka.
Havante tre malvastan ebenan teritorion, Japanio tamen estas lando precipe terkultura; eĉ ne unu plej malgranda spaceto restas nekulturita.
Klimato de Japanio diferencas laŭ provincoj: insuloj etendiĝas sur granda spaco de nordo al sudo. Nordaj insulgrupoj estas ĉirkaŭataj de glacia fluo, sudaj troviĝas en strio de varmaj fluoj kaj ventoj. Resume, ĉi diferencaj fluoj kontraŭvenkas. Meza temperaturo de Japanio estas iomete pli malalta, ol en ĉi samaj latitudoj de Eŭropo kaj Afriko; en Tokio estas pli malvarmete ol en Grekio, je sudo de Japanio — malpli varme ol en Egipto. Abundeco de akvaj surfundaĵoj grave moligas klimaton. Somere, ĉe sufiĉe alta temperaturo, aero distingiĝas per granda malsekeco; tio bonfare efikas je kreskaĵoj Escepte Ĥokajdon kaj ĝenerale nordon, Japanio konservas sian vegetaĵaron dum tuta jaro. Rikolto de terpomoj okazas dutrifoje dum jaro.
Krom tertremoj Japanion sufiĉe ofte vizitadas aliaj katastrofoj — uraganoj kaj blovegoj; interalie, dum blovego je sudflanko de Ĥondo falis 905 milimetroj da pluvo dum unu tagnokto, t. e. duoble pli ol jara kvanto en meza Rusio.
TRA LA KLASBATALO
En Suda Japanio okazis tertremo, ĉe kiu pereis 1500 personoj kaj multaj domoj forbrulis.
La konata polusa esploristo Amundsen aviadis al Norda Poluso. Sciigo pri la prospero (27. V.) mankas. Norvegio volas aneksi la nordpolusan regionon.
La francaj trupoj en Maroko suferis malvenkojn. Komunistoj kaj antimilitaristoj aktive agitas kontraŭ la milita ekspedicio.
En Mödling (Aŭstrio) laboristo estas mortigita de faŝisto. En protestkunveno la faŝistoj denove pafis kaj provokis. La laboristoj postulas armadon de la laboj ristaro kaj ĝeneralan strikon. Ĉ. 400 000 proletoj de Wien kaj ĉirkaŭaĵo spaliris dum preterpaso de la korpo de l’ mortigito.
La 30. aprilo konfiskitan kaj malpermesitan semajnan ĵurnalon de Riga’aj profunioj «Stradneeku Veeniba» (Laborista Unuiĝo) anstataŭis la monata revuo «Arodneeku domas» (Pensoj de profasociuloj), elirinta la 14. majo kaj represinta ankaŭ du artikolojn el S.-ulo. La 18. majo ankaŭ ĝi estas konfiskita kaj la redakcio akuzata. La Riga’a konscia laboristaro nun restas tute sen ia interkomunikilo. —
En oktobro okazos balotoj al Latvia parlamento. — Kr.
La 6. majo en Riga estis juĝataj la redaktoro de konfiskita organo de Riga’aj profunioj «Veenibar» (Unuiĝo) k-do Alfr. Ozolin kaj prolet-verkisto k-do Leon Paegle pro „kontraŭŝtataj» (legu kontraŭkapitalistaj) artikoloj, enpr[?]itaj menciitan
— página 3 —
SENNACIULO — 3
organon. K-do Ozolin kondamnita je 6 monatoj da fortikaĵo. — Leon Paegle liberigita (v. S. 27).
La 7. majo estiĝis proceso kontraŭ 10 kamaradoj-komitatanoj de centra oficejo de Riga’aj profunioj, akuzitaj pro aparteno al komunista partio. Akuzo ne pruvita. Verdikto post dutaga juĝesploro: 3—4-jaroj da punlaboro kun perdo de rajtoj. 3 k-doj malkondamnitaj. Kr.
Berlino
Momentbildoj de la Ruĝa Fronto.
Estas ĉirkaŭ la tria horo matene¹). Jam krepuskas. Gajaj fanfaroj de la kornoj anoncas, ke ni atingis Berlinon. Kaj dekstre kaj maldekstre alŝoviĝas en la grizeco de l’nova mateno domaroj, stratvicoj, rondaj placoj. La vagonaro bruege enveturas la stacidoman halon. Elsaltas ni freŝaj kaj plenatendaj, vice stariĝas, kaj muziko eksonigas majeste, solene, kun grava ritmo kaj neesprimeble bela sonkoloreco «Fratej al sun’ . . .» Vaste, grandioze, potenco ĝi plenigas la larĝan halon. Sed ne longe. Alrapidas la armita potenco, kaj revoj diskrevas. La unuaj salutoj de Hindenburg. Eskadro de liaj dungitoj, bluvestitaj sipoanoj²). Dum la marŝo en la urbon, al la loĝejoj, ili konstante nin akompanas. Jen antaŭ ni en unuaj sunradioj leviĝas la palacoj kaj la monumentoj, la pontoj kaj la Spree³)-havenaĵoj, la muzeoj kaj la katedralo. Tio estas la oficiala Berlino, la Berlino, kiu pretiĝis antaŭ kelkaj semajnoj, akcepti Hindenburg en siaj rezidejaj muroj.
Sed tiu Berlino hodiaŭ estas morta, ĝi ne vivas, ĝi estas malvera. La kupolaj konstruaĵoj, la kolonpordegoj, la multspecaj memoraĵoj pri Hohenzollern-anoj kaj Vilhelmoj, pri Bismarcka epoko, neniun vivan spiron elblovas hodiaŭ, kaj la nova forta ekblovo de reakcia reĝimo nur simboliĝas en la impertinenta polickanajlaro, kiu amase gardas la burĝan ordon, piede, ĉevale, aŭtomobile. Ĉar marŝas la Ruĝa Fronto.
Vivas hodiaŭ alia Berlino, ne la imperiestreca, ne la hindenburga. Kaj tiu Berlino, kiu hodiaŭ manifestas kaj viglas, estas la vera Berlino, estas la sennombraj proletmasoj de granda milionurbo, kiuj suferas sub forta eksplulatado. Tio estas Berlino — kie ili vivas en kadukaj, duone ruiniĝintaj domaĉoj, kaj kie ili tamen donas eĉ la lastan havaĵon al la samsortanoj, kie memoro pri Liebknecht kaj Luxemburg neestingeble vivas, kie nin akompanis tramarŝantajn kilometron post kilometro tra longegaj stratoj ĝis ekstrema oriento, entuziasmigitaj, ĝojegantaj homamasoj, centmiloj kovrantaj la stratojn. Kaj revoluciaj kantoj skuas la aeron.
Varmega la suno, polva la vojo, la piedoj sentas la multhoran marŝon. Sed ĉu laceco? Ĉu soifo mutigas nin? Ho ne! Kafon, akvon prezentas la loĝantoj de l’stratoj, tra kiuj kondukas nia vojo. Emocio, la homoj, la muziko mortigas ĉiun senteton pri laceco. «Vi tenu la paŝon revolucian» admonas fama revolucia poeto Aleksandro Blok, kaj lia voko resonas en niaj koroj, batas en niaj pulsoj.
Proletaro, via ĉiopovo venos, Hindenburg, la idolo de l’reakcio, estas pereonta! Ni tenas la paŝon revolucian! Antaŭen, kamaradoj, fratoj, al sun’, libereco!
Frontano.
¹) 21. V. 1925. ²) Sipo = regna polico en Germanio. ³) Spree = rivero trafluanta Berlinon.
Likvido de kontraŭ-revolucia ribelo en Turkio
Ribelo en orientaj distriktoj de Turkio, kiu je daŭro de 2 lastaj monatoj minacis al juna turk-respubliko, nun estas likvidita. Ĉi ribelo kontraŭ Angora registaro estis organizita per mono de eŭropaj kapitalistoj, kiuj preparis kaj uzis ĝin por siaj profitaj celoj.
Orientaj montaj distriktoj de Turkio, kie loĝas kurdoj, estas malbone ligitaj kun centro, ĉar ĝis nun forestis bonaj vojoj. Angla diplomatio jam delonge deziris forpreni Kurdistanon, tial ke ĝi havas tre gravan politikan signifon, ekzistanta inter turka Anatolio, Persio kaj Transkaŭkazio. Gvidantoj de angla diplomatio havis kiel bazan celon, organizi en supra Azio bufran regnon (similan al Polio), de unu flanko sur vojoj al Transkaŭkazio (eliro al Kaspia kaj Nigra maroj), kaj de l’alia flanko — kovranta en nordo riĉegajn naftajn tavolojn de Mezopotamio kaj Mosul vilajeto.
Estrataj de militemaj kurdaj gentoj ŝejĥoj kunfandas en si administran, militan kaj religian aŭtoritatecojn.
Formigo de turka respubliko estis por turkaj kontraŭ-revoluciuloj ne profitdona, ĉar ĝi faligas gentan feŭdalismon kaj magnatojn-terposedantojn; tial ŝejĥo Said, kiu estas populara inter kurdoj, komencis ribelon, provante doni al ĝi karakteron de sankta milito kontraŭ ĥeretika (hereza) Angora respubliko. Li agis kiel ruza fripono, ĉar li bone sciis la religian entuziasmon de kurdoj. Sed ĉiuj honestaj fortoj de l’ lando vidante reakcian karakteron de ribelo baldaŭ kuniĝis ĉirkaŭ Angora-registaro kaj gvidanto de turka popol-partio Kemal-Paŝa. Komence ribelantoj havis sukcesojn, dank’ al netrairitaj vojoj. Reakciuloj pensis ke ilin helpos burĝaro loĝanta en Konstantinoplo, havanta ligitecon kun eŭropa kapitalo kaj opozicio en Medjilis. Krom tio ili esperis je angla stabo en Bagdad. (Interalie, estas konate ke armiloj ĉe ribelantoj estis anglaj kaj ĉe militkaptitoj estis trovata angla mono.)
Kurda ribelo devus doni al Ligo de Nacioj pretekston por konfesi riĉegan de nafto Mosulon kiel parto de Irakio.
Sed ribelo estas likvidita. Angora registaro entreprenas vicon da reorganizoj por levi la bonekzistadon de loĝantoj: konstruado de fervojoj ktp. Neniu dubas, ke juna turka registaro solvos la kurdan problemon tiel, ke ĝi neniam malfortigu la fronton de turka respubliko, kiu batalas por sia sendependo kontraŭ eŭropa imperialismo.
Laŭ diversaj materialoj J. Avrunin (1122).
Postulu liberigon de Crouch kaj Trumbull!
Alvoko de Workers (Komunista) Partio Usona. Elĉerpita el «The Daily Worker», Ĉikago, Ill.
Kapitalista militarismo estas besto kiu grasiĝas de la korpoj homaj. Eĉ dum la «paco» tiu moloĥo manĝegas siajn viktimojn. La konvena bonvenigo por rekruto enviciĝanta la armeon aŭ militmaristaron estus la imagsurskribo de Dante super la inferaj pordegoj: «Lasu viajn esperojn ekstere, vi ĉiuj enirontaj ĉi tien.»
Novaĵo alvenis ĉi tien de Hawaii, ke kelkaj soldatoj de tiea taĉmento estis akuzitaj pro terura krimo — ili ne kredis al tio, kion la Sekretario de Milito en Vaŝingtono ukazas — kiu estu la oficiala ideo politika. Kelkaj el tiuj bonuloj estis akuzitaj kaj procesitaj en militjuĝejo. La unua, Paŭlo Crouch, estis kondamnita al 40 jaroj de malliberejo. La alia, Walter Trumbull, estis kondamnita al 26 jaroj de laborego malliberejo. Kelkaj aliaj ankoraŭ atendas proceson.
Kaj kia estis la krimo pro kiu tiuj kruelaj kondamnaĵoj estis deciditaj? Tiuj homoj estis akuzitaj pro studado kaj instruado Esperanton, pro simpatieco al Sovet-Rusio kaj ĉar ili penis organizi Komunistan Ligon en Hawaii. Ĉiuj ĉi «krimoj» estas tute laŭleĝaj rajtoj de ĉiu civitano usona. Sed militjuĝistaro, kies anoj estis frenezigitaj per ruĝa flago, asertas ke tiaj agoj, se plenumitaj de soldato en uniformo, estas ĉefkrimoj kaj puneblaj per viva morto en karcero.
Se la akuzitoj estus milionul-rabistoj kiel Doheny, aŭ subaĉetul-politikistoj kiel Fall¹), kiuj tromp-eltiris el trezorejo usona milionojn da dolaroj, bonfarema juĝistaro estus trovinta iun eraron en la akuzakto por ke oni povu «savi iliajn altvalorajn haŭtojn»²)
Sed ĉar la akuzitoj estas nur soldatoj simplaj, kies simpatioj estas kun la laborista klaso kaj kies kredo, ke kapitalismo eble ne estas la plej supera rezultajo de disvolviĝo sociala — ĉio ĉi kaŭzis ilian kondamnon al laborego malliberejo. Se ili estus riĉaj kaj akuzitaj nur pro mortigo, la leĝistoj estus provizintaj iun elirvojon por ili. Sed la soldato, kiu kredas al aferoj, kiujn la registaro malpermesas, ne povas atendi kompaton.
Mankas vortoj por karakterizi tiun kruelaĵon de la militarist-moloĥo amerika. Milion-amasoj usonaj estas protest-ekkrieg-
¹) La unua, malbonfama oleput-posedanto usona en Meksiko, la dua senatoro usona; ambaŭ ludis ĉefrolojn en la lastjara oleo-skandalo. Trad. ²) Anglikismo.
— página 4 —
4 — SENNACIULO
ontaj kontraŭ tiu leĝkrimo milita. Ili devas tiel laŭte ekkriegi, ke la besto estu devigata liberigi siajn viktimojn.
Tuja elkarcerigo de la kondamnitoj kaj akuzitoj; solenakuzo de la frenezuloj kiuj akuzis kaj kondamnis tiujn soldatojn; forigo de militjuĝado; kaj garantio de civitproceso, antaŭ ĵurintaro, por ĉiu soldato, se akuzita; tiuj ĉi estas la postuloj kiuj estas farendaj per la laborul-masoj tra la tuta lando kaj pro kiuj oni devas energie batali.
Centra Ekzekutiva Komitato de Workers (Komunista) Partio de Ameriko.
El angla trad. Georgo Saville.
Ĉar kamarado Paŭlo Crouch en Hawaii estis Esperantisto kaj, kvankam ne SAT-ano, agis pli SAT-anece ol la plimulto el ni agus en similaj cirkonstancoj, mi proponas al nia V-a kongreso en Vieno, ke la supre nomita kamarado estu elektata, por sia tuta vivtempo (aŭ por 40 jaroj), kiel honora SAT-ano; kaj ke, se eble, li estu sciigota pri la decido de V-a SAT-kongreso. G. S.
Komunumaj balotoj en Budapest
Kvankam temas nur pri loka baloto kaj ne landa, tamen ĝi okazante 21-22. majo¹) estas tre grandsignifa por la laboristaro de Hungario. Ĝi devas montri, ĉu la faŝista teroro de Bethlen, kiu kreas nun novan elektoleĝon, en kiu — laŭ si mem — la virinoj nur tial ricevas balotrajton, ĉar ĝi «firmigas la burĝan socion», — povos plu ekzisti aŭ ne? Ja, Budapest estas la sola loko en tuta Hungario, kie la balotoj efektive okazas pli-malpli libere, ĉi tie povas plej malfacile funkcii la teroro. Certe ĉi tie ĉiu partio volas elmontri sian fortecon kaj ĉiu klopodas almenaŭ la oficialan liston akceptigi. Sed — kvankam, mi ripetas — relative plej demokrata ĉi tie estas la balotleĝo — jam ĉi tie alpuŝiĝas ĉiu opozicia partio. Por akceptigi la oficialan liston de iu ajn partio, estas nepre necesa subskribo de 1000 (mil) balotrajtigitoj (10% de la tuto) en ĉiu distrikto! Certe ties kolekto postulas tiom da laboro kaj mono, ke la malgrandaj partioj jam pro tio estas mortigitaj. Sed ĉi tiu ankoraŭ ne povas malhelpi la partiojn de la laboristaro, ĉar se ili ne havas monon, ili havas laborantojn senpagajn, do Bethlen dividis la distriktojn. La IV-a distrikto, loĝata de 11 000 burĝoj plejparte, elektas 12 urbkonsilantojn. La I-a distr. loĝata de aristokratoj (9700) elektas 11, la XXI-a kaj aliaj loĝataj de 32 000—34 000 laboristaj rajtigitoj elektas 11—13 konsilantojn! Tial estas tre malfacile por la laboristaj partioj, sed tamen ni esperas, ke almenaŭ la „demokrata» (kaj ne reakcia) burĝaro venkos. Konkuras pro la venko kvin partioj. Du apogataj de Bethlen, unu «pure» burĝa (kiuj kuraĝas eldiri, ke la plej grava danĝero por la burĝaro estas la socialismo, kaj tial ili volas unuecan burĝan fronton), unu liston havas la soc. dem. partio kaj «radikala» burĝaro, kaj fine stariĝis listojn ankaŭ la socialista partio nove fondita. Forta estas la espero, ke la maldekstraj partioj okupos la plimulton de la urba konsilantaro. Timemulo.
¹) Ni ricevis la art. 18. majo. Red.
Skizo el vivo en Birmo
Laŭ H. J. Massingham
La historio de Birmo estas parto de la historio de budhismo. La instruoj de Budho malpermesis militon, kaj se iam la birmanoj militis, ilia kredo ne rajtigis ilin al tio. Laŭ birma budhano la ĉefa homa kvalito estas simpatio, tial nenia perforto estas tolerata. La Budha pastraro malamas ian ŝajnigon de aŭtoritateco.
Birmanoj kun fido akceptis kaj kredas al la simplaj kaj ĝentilaj instruoj de Budha. Oni trovas en ili feliĉan kaj kontentan popolon, kies ĉarmon ĉiu konfesas. Ili havas la plej klere faritajn leĝojn en la mondo pri la tero kaj pri edziĝo, kiuj devus hontigi nin pri nia propraĵa sistemo. Oni ankaŭ havas tie justecon, kiu nek degradigas la pekulon, nek ekzilas lin for de la naturo kaj for de liaj afablaj kunhomoj, nek sin venĝas kontraŭ li sub la nomo de socio, nek markas lin por la cetero de lia vivo kiel ĝenaĵo, nek reklamas lin por eksciti la aĉulojn.
Oni trovas egalecon inter viroj kaj virinoj, kaj inter najbaro kaj najbaro, kiel Budha instruis, kaj ĉi tio estas neofte rompita. Oni trovas kaj respekton kaj kompaton al bestoj. Se oni same traktus bestojn en Eŭropo, baldaŭ la oficistoj de la societoj por protekto de bestoj troviĝus sur la strato.
Antaŭ ol Birmo estis aneksita al la Brita Krono, ĝi estis laŭnome regata de reĝo, kiu elektis la estrojn de la provincoj, vere liaj pupoj. Sed inter la reĝo kun liaj ministroj kaj la popolo, kiu vivis en vilaĝaj komunumoj konsilataj pli ol regataj de la vilaĝa ĉefo, estis granda abismo. La budhaj monaĥoj ne partoprenis nek en loka nek en regna regado. Alivorte, ne estis meza reganta klaso inter la reĝo kaj la oficistoj de la kortego kaj la cetero de la popolo, kiu gvidis siajn proprajn aferojn laŭ sia propra vojo. Ili konstruis sian civilizacion nur sur la bazo de la homa naturo, gvidataj kaj inspirataj de la granda religia instruisto.
Aranĝis el angla lingvo H. Geary.
KORESPONDEJO
1053. Ĉar ni jam enpresigas multon pri R. el senpera fonto, ni nur malgrandparte povas plenumi vian deziron. Pagu al k-do Sp. sumon de 5 pc.
4102. Ni donas al vi la permeson. Aŭtoron vi ne bezonas demandi. Se aŭtoro vivas, vi unue devas peti lian permeson por traduko, aliel vi devas havi la permeson de l’ eldonejo. Nur en felietono uzebla via trad.
1784. «agnoski» signifas konfirmi.
1122. Jes, la rakontoj de Erenburg konvenos por B. de S. Red.
Subteno por patrinoj kaj libertempo por la laboristoj en Rusio.
Tre alloga priskribo pri supre-citita flanko de la vivo de la laboristoj estas en la Raporto Delegitara de la Britaj Metiaj Unuiĝoj revenintaj el Rusio.
La pozicio de la graveda kaj mamnutranta patrino estas sendube la plej bona en la mondo. Laŭleĝe ŝi devas esti libera de ĉia laboro proksimume de ses ĝis ok semajnoj antaŭ kaj post la nasko de la infano. En la daŭro de tiu ĉi periodo ŝi ricevas sian kutiman salajron, kaj, se ŝi mem nutras la infanon, ŝi ankaŭ ricevas apartan pagon por nutraĵoj dum naŭ monatoj. Tie estas Ŝtata Fako por Prizorgo de Patrina kaj Infana Sano. Tiu ĉi lasta administras infanzorgejojn, akuŝejojn, helpon al patrinoj kaj infanoj, kaj kunagas kun la metiaj unuiĝoj.
La leĝo malpermesas, ke laboranta patrino lasu hejme infanon de malpli ol sep jaroj, aŭ ke ŝi lasu ĝin sub la zorgo de la najbarino dum ŝi estas en la laborejo. Ŝi devas lasi ĝin en la zorgejo ĉe la fabrikejo en kiu ŝi laboras. Tie la infano estas nutrata, lavata, kaj ĝia frua eduko komencata.
Por viroj kaj virinoj ekzistas multaj malsanulejoj kaj ripozejoj. Tiuj ĉi lastaj estas unuj el la plej ĉarmaj institucioj en Rusio. Sur la bela marbordo de Krimeo kun ĝiaj sunaj arbaraj deklivoj kaj belaj vilaoj, kie la burĝaro de malnova Rusio kutimis sencele promeni, vetludi kaj trinki, nuntempe laboristoj el la fabrikejoj, kaj la kamparanoj el la kamparoj ripozas. Ili sanigas la korpojn kaj mensojn per sagaj kaj sanigaj distraĵoj, tiamaniere preparante sin por pli severa laboro por konstrui la Laboristan Respublikon.
La delegitaro priskribas la ĉarmon de tiuj ĉi ripozejoj. La bela meblaro, tapiŝoj kaj bildoj aŭkoraŭ estas tie, ili estas nedifektitaj post kvar jaroj de uzado. La laboristo povas ricevi permeson eniri tien pere de sia metia unuiĝo. Ili estas senpagaj al ĉiuj, kiuj estas senfortigitaj pro laboro. Dum la lasta jaro 700,000 gelaboristoj ripozis ĉe la ripozejoj de Krimeo kaj de Kaŭkazio. La socia vivo en ili estas bone organizita meze de komforto kaj trankvilo.
Laŭ regulo estas la nutrado kaj la ekzercado, kaj la libertempuloj devas enlitiĝi ĉiutage de la 2a ĝis la 4a posttagmeze.
La Delegitaro speciale notas la kuracistan servon. Antaŭ la revolucio 85 proc. da kuracista servo estis donita al riĉuloj, t. e. al 5 proc. da loĝantaro. Nuntempe la tuta kuracista profesio estas je la dispono de la laboristoj.
Laŭ raporto el «Daily Herald» (Dejli Herald). Trad. de K-dino L. Geary.
Kamaradoj! Agitu en viaj rondoj por la Biblioteko de Sennaciulo, por la akcioj de la kooperativo, por la V-a kongreso en Wien!
— página 5 —
SENNACIULO
5
EL LA VIVO
Sub la rubriko «Diversaĵoj» ni jam ĉe komenco de aperado de «Sennaciulo» enpresigis notojn pli-malpli longajn, kiuj ne trafis la soci-politikan sferon, sed iun alian fakon de homa scio aŭ homa vivarango, kaj kiuj tamen havas intereson por SAT-ano, ĉar SAT-ano alcelas universalan klerigon, ĉar niaj legantoj serĉas flanke de la serioza, malfacila laŭ lingvo kaj senco soci-politika informado en nia gazeto raportetojn pri plej diverstemaj novaĵoj el tiu aŭ alia fako de vivo. Tial ni intencas, pli sisteme kaj pli regule ol ĝis nun — en ĉiu numero aperigi sub tiu ĉi nova rubriko ĉefe mallongajn kaj en facila lingvo verkitajn artikolojn. Red.
Sukcesoj de soveta scienco
Leningrada profesoro B. L. Rozing elpensis aparaton, kiu surmetita al blindulo, ebligas al li «aŭdi» sunbrilon, aŭde diferencigi malluman angulon de luma ĉambro.
Ĉefa parto de la aparato estas, tiel nomata, foto-elemento. Ĝi prezentas malgrandan ovalan vitran ujon, kies unu parto interne estas kovrita per amalgamo de kalio. En interno de la ujo estas malgranda metalfadeno. Kiam oni kunigas metalfadenon kun polusoj de elektra baterio, ĝi fariĝas malgranda elektra aparato.
Sunradio kune kun la baterio kreas etan porcion da elektra energio. Se oni aligas al la aparato telefonan aŭskultilon, la telefono sonas ju pli laŭte, des pli lumoza estas la radio.
La lumo pere de malgranda baterio kaj telefonaŭskultilo aperigas sonon. Tiamaniere oni povas aŭskulte percepti lumajn fenomenojn, oni povas «ekaŭdi» blankan muron kvazaŭ laŭta kaj forta sono, oni povas aŭdi malluman ĉambron kvazaŭ apenaŭ aŭdata brueto en telefona aŭskultilo.
Eksperimentoj de la aparato por blinduloj jam okazis.
El «Ogonjok» («Fajreto») N. 15, trad. K. Koblov.
La Elfosado apud Samarkando.
Antaŭ nelonge estas finitaj la elfosadoj, admirindaj pro sia signifo en historio de Meza Azio. La elfosadoj estis entreprenitaj de Turkestana Komisiono de malnovaj artoj en antikva maŭzoleo de Ĥaĝa Aĥmet, troviĝanta apud urbo Samarkando. Preskaŭ entute ruiniĝintaj muroj eĉ ne permesis supozi, ke ĉi tie estas kaŝitaj riĉegaj restaĵoj de kulturaj atingoj de orienta islamo el komenco de VI centjaro, t. e. ankoraŭ antaŭ morto de granda armeestro Timuro, sklaviginta kun siaj sovaĝaj grandamasoj preskaŭ duonon de la mondo.
La maŭzoleo estis trovita tute sub tero per aranĝitaj tranĉeoj kaj putoj, montrintaj ĉeeston de aliaj konstruaĵoj, ankoraŭ al neniu konataj.
En la maŭzoleo estis aperigitaj kvin sarkofagoj, apartenantaj al diversaj epokoj kaj klarigantaj tiun signifon, kiun atribuis la antikva popolo al entombigita tie Ĥaĝa Aĥmet, persono kia ankoraŭ ne estas konata.
Trovitaj partoj de mozaiko sur muroj estas admirindaj pro subtileco de la laboro kaj pro eleganteco de projekto kaj prezentas floran ornamaĵon, kies floroj de diversaj kreskaĵoj havas diametron de ne pli ol 1,5 cm.
La pentraĵoj, pentritaj per oro kaj koloroj sur la vitro laŭ musulmana stilo, same estas tiel belaj, kvazaŭ ili estus laboro de Veneciaj majstroj kaj transportitaj en Mezan Azion. Estas admirinde, ke ĉie la koloroj tute ne estas difektitaj pro la templongo kaj en momento de la elfoso impresis tuj faritan objekton.
Krom tio estas trovitaj multe da altvaloraj specimenoj de arĥitektura arto: gravuritaj brikoj, figuraj elegantformaj kaheloj, unu eĉ kun surskribita nomo de la majstro Omar Ĝemal, kaj moneroj de epoko de mongola invado kaj partoj de la brikoj el antaŭmongola epoko.
Ĉiuj restaĵoj dank’al influo de aero dum unu horo maltaŭgiĝis, kaj tial la trovaĵoj estis kovrataj per speciala lako.
Sub la planko de la maŭzoleo estis aperigataj tie lokigitaj du lignaj ĉerkoj kun entombigitoj kun kapoj turnitaj norden, jesintaj rakontojn de la antikvaj verkistoj pri entombigo sammaniere de Timur Ĥano, al kies priskriboj neniu kredis, opiniante ilin malveraj, ĉar nuntempe oni entombigas mortintojn sidantaj kun vizaĝo turnita orienten.
Ĉi tiu elfosado devos servi kiel fundamento por ellernado la orientajn morojn kaj kulturon de plej antikvaj epokoj.
El la kripto estas trafita dua intence surŝutita per tero eniro, ankoraŭ ne esplorita kaj verŝajne kondukinta en certan sarkofagon de Timuro, kiu malgraŭ tutmonda interesiĝo de ĉiuj orientscienculoj ankoraŭ ne estas trovita. Verŝajne post nelonga tempo daŭrigata elfosado prezentos al la mondo ĉi tiun rimarkindaĵon.
Laŭ sia antikveco kaj dank’al interesaj restaĵoj la maŭzoleo estas dume sola en Meza Azio.
La trovitaj muzeaĵoj baldaŭ estos transportitaj en centran muzeon. Sokolov.
Vivante mortigita
(El Ĉita’a Komsomolana gazeto „Batal-anstataŭantaro» N-o 151, 21. IV 1925)
Antaŭ nelonge en unu el amerikaj ŝaktoj okazis katastrofo: la ŝakto ruiniĝis, enteriginte laboristojn.
Similaj katastrofoj okazas en ŝaktoj ne malofte, sed ĝuste tiu lasta atentigis tutan Amerikon. Kaj pro tio, ke dum la ruiniĝo de la ŝakto estis superŝutita laboristo Flojd. Oni tuj komencis elfosi lin. Tuj estis starigita radio-interligo kun la enterigita Flojd.
Ĉiu ŝaktisto, malleviĝanta por labori, havas ĉe la brusto radio-aparaton.
Du inĝenieroj, elektro-teknikistoj kaj kuracisto aŭskultis per radio-akceptilo la korbatojn de la enterigita Flojd. Pere de akvopumpilo tuj oni komencis eligi akvon el la ŝakto, kaj fari tunelon por savo-kesto, kiu estis difinita por eligi supren la malfeliĉan Flojd.
Malgraŭ alta prezo, estis multe da observantoj. Oni pagis al minejposedanto, Kollins, po du doloroj kaj rigardadis, kondolencis, arde pridiskutadis ŝancojn pri savo de Flojd, kaj eĉ vetis. Unuvorte, oni faris el la ŝakto cirkon, en kiu la malfeliĉa Flojd ludis por tiu publiko rolon de rekord-sportulo.
Dum dekunu tagoj estis aŭdata per radio korbatado de Flojd. Sekve dekunu tagojn ankoraŭ vivis malfeliĉulo en sia malluma kavo, sen nutraĵo, sen lumo, forigita de la tuta mondo, vivante enterigita sub pezega lavango de tergrundo.
Nur la deksepan tagon oni sukcesis suprenlevi kadavron de Flojd.
Dum ruiniĝo, trabo subpremis lian piedon, kaj li dum dekunu tagoj, kiam li estis viva, ne povis sin movi.
Tiu ŝaktkatastrofo finiĝis per juĝo pri minejposedanto Kollins. Oni akuzis lin pri tio, ke li intence prokrastadis la laborojn por savo de laboristo Flojd el la ruinigita ŝakto, por kolekti pli multe da dolaroj de scivolemaj amikoj.
Juĝo senkulpigis la posedanton, sed la laboristoj ĉiam asertas, ke Kollins efektive ekvolis havi monprofiton kaj «gajnis» je pereo de laboristo Flojd. (Trad. L. M.)
Infanoj devas legi biblion — Infanlaboro daŭras
Ŝajnas ke la 29. aprilo estis laborplena tago por la leĝfaristoj de ŝtato Florida, Usono.
La senato faris leĝon kiu devigas ĉiutagan legadon de biblio en lernejoj publikaj. Kompatinda Darwin estis denove atakita, kaj estis «plene elmontrite» ke liaj teorioj kaŭzas la priplorindan mankon de scikono biblia meze de l’ popolo.
Statistiko koncerne al la aktuala nombro de infanoj floridaj, kaj de iliaj gepatroj, kiuj jam zorgeme legis Darvinajn teoriojn, estus tre interesa.
Dum la senato florida klopodis pri la biblio, la reprezentantaro entuziasme voĉdonis kontraŭ leĝplibonigo konstitucia kiu protektus infanojn de laborado. Ĉu ne estus bonega ideo, se la senato florida farus leĝon kiu devigus la reprezentantojn al ĉiutaga legado de biblio? Zorgema legado de „St. Mateo» kaj de aliaj linioj bibliaj instruus tiujn sinjorojn ke Kristo, se li estus ĉi tie, ne aprobus la mueladon de infanoj en fabrikoj por gajni oron, kaj ke li sendube voĉdonus por la leĝplibonigo konstitucia, se li estus ano de la popol-reprezentantaro florida.
Fine oni povas aldoni ke ne estus eble por li esti membro de tia senato — la «grandaj interesatoj» gardus kontraŭ tio.
Elĉerpita el «The Evening Journal» Hearsta gazeto. W. M. S. SAT-ano 2221.
— página 6 —
6
SENNACIULO
Lingvaj studoj
Pensoj pri lingvo
12. Esperanto estas radikala reformo de homlingvo, ĝia radikala simpligo. Tial ĝin oficialigos nur venonta tutmonda Revolucio, sed ne apartaj bonvolemaj registaroj. Ja vi scias, ke eĉ bolŝevikoj ne kapablis dekreti ĝin.
13. Angloj, francoj, ĉinoj kaj japanoj havas po du paralelaj lingvoj — buŝlingvon kaj skriblingvon. Angle oni skribas psiche sed prononcas sajki, france oni skribas beau, sed prononcas bo. Nova pli intensa ekonomia vivo postulas unuiĝon de la lingvoj. Buŝlingvo kaj skriblingvo devas unuiĝi, t. e. devas veni fonetikiĝo de lingvoj. Ĝi estas nun plej urĝa tasko de ĉi-popoloj.
Naivuloj kaj nesciuloj estas ti-kiuj opinias, ke reformoj en ortografioj de ĉi-lingvoj povas veni pace kaj konsente ekster Revolucio. Ili ne konas plej elementan scion pri ligo inter vivo de lingvo kaj vivo de homsocio, kiu ne povas eviti revoluciojn.
14. Pensesprimado devas okazi en maniero konforma al intensiĝo de mastrumado. Do simpliĝoj en lingvoj venas nur kun intensiĝo de ekonomia vivo, kiam okazas ŝanĝoj en homrilatoj. Sed la ŝanĝoj oficialiĝas nur per Revolucioj (Do pacemuloj ne taŭgas por esti lingvoreformistoj).
15. Simpleco en lingvo estas samnomo de perfekteco ĉar ĝi faciligas kombinadon de vortoj kaj pensoj.
16. Revolucion povas fari nur ti-kiuj malamegas malnovan sociordon, malnovajn homrilatojn kaj instituciojn. Do oni fariĝas ateisto, sennaciisto kaj socialisto ne post Revolucio, sed antaŭ ĝi. Ja Revolucio ne povas esti senentuziasma entrepreno de senceluloj.
17. Vera burĝo psikologie devas esti skeptikema kaj mokema al ĉiuj entreprenoj de Revolucio, do al ideo pri lingvo internacia. Jen kial estas ofte pli agrable putran kataĉon gluti, ol pri Esperanto kun ajna oportunisto disputi.
18. Falsa estas socialisto, kiu malemas al lingvo komuna — fakte li klopodas nur pri fortigo de sia nacia mastrumo.
19. Nacilingvo en esenco estas nur naciigilo de mastrumo.
20. Nia prilingva ideo kiel ĉiuj ideoj havis sian utopian periodon. Ĝi samtempis kun utopia ideo pri socialismo de Furje, Sen-Simon, Oŭen, rusaj «popolanoj-socialistoj» en 1860—1880. Utopi-socialistoj opiniis realigi socialismon per konsento kun burĝaro ekster klasbatalo kaj revolucio. Kaj utopiistoj — mondlingvistoj opiniis realigi sian ideon per konsento inter senhonte konkurantaj nacioj — privatuloj ekster historia ligo kun naturlingvo (tute artefarita porokula lingvo — pazigrafio). Ambaŭ utopioj fiaskis samtempe.
21. Esperanto estas science bazita solvo de lingva demando ĉar ĝi ne ignoras historian ligon kun naturlingvoj kaj kun parolorganoj de homo.
22. Lernantaro ŝvitas pro penoj ekposedi malfacilajn fremdajn nacilingvojn. Tial protestoj kaj konfliktoj inter lernantoj kaj instruistoj estas naturaj kaj neeviteblaj post kiam la unuaj sciiĝas pri multe pli facila lingvo ol kiu estas trudata de estraro. Lernantoj strikos kontraŭ «fremdaj» lingvoj postulante solan kaj facilan Esperanton. Ili agos simile al rusaj antaŭrevoluciaj lernantoj, kiuj ofte strikis kontraŭ stultige malfacila malnova rusa ortografio. La fakto, ke junularo devas batali kontraŭ maturuloj estas same admirinda, kiel natura kaj neevitebla.
23. Sciencistoj diplomitaj servas al estanto kaj tial ili taŭgas nur por konstati faktojn post kiam ili realiĝis. Jen kial plej gravaj inventistoj, kies elpensaĵoj celis estonton, neniam kaj nenie estis diplomitaj ekster helpo de revolucio. Gutenberg, Kopernik, Kolumb, Njukomen, Kont, Marks, Lenin, Zamenhof havis vere tragedian vivon. Oficialuloj persekutis ilin per fajro, kugloj kaj mokoj. Propra patro de Zamenhof (li estis diplomulo — oficisto rusa) bruligis verkon de sia filo kaj traktis lin kiel frenezeman. Interesoj de estanto neniam koincidas kun interesoj de estonto. Ĝi estas kaŭzo de eterna tragedio de homaro. Satanoj, vi same partoprenas ĉi tragedion.
Maksim Krjukov.
RADIO
La neŭtrala gazeto «Heroldo de Esperanto» anoncis ke la Komisiono kaj Plenkunsido de Unua Internacia Kongreso de Radio-Amatoroj akceptis rezolucion favoran por Esperanto. Ankaŭ ni devas penetri en la laboristajn rondojn por disvastigi ambaŭ fakojn kaj samtempe kolekti ĉiujn adresojn de la laboristaj Radio-Amatoroj por interŝanĝi niajn spertojn. Dum la monato julio okazos en la granda laboristurbo Chemnitz granda Radio-Ekspozicio por la supra poŝtdirekcia distrikto de Chemnitz. La Esperanto-Sekcio de la Lab. Radio-Klubo petas ĉiujn Radio-Amatorojn kaj SAT-anojn de la tuta mondo, apogu kaj helpu nin en tiu ĉi afero. Ĉar en nia urbo ekzistas vigla movado de niaj kontraŭuloj. Sennaciuloj! Bonvolu sendi viajn spertojn, sciigojn kaj gazetojn pri la radiomovado de viaj hejmlandoj. La ekspozicio devas rezultigi grandan sukceson kaj montri niajn internaciajn rilatojn. La subskribanto al ĉiuj garantias respondon pri la sukceso de la afero.
Nuntempe la radiomovado estas plej grava por nia lingvo, tial estas tre necese helpi.
Por la Esperanto-Sekcio de la Laborista Radio-Klubo, Kurt Lösch, Chemnitz, Germanio, Annaberger Str. 110 (n-o 1867).
LASTHORE
Rezultoj de la budapeŝtaj komunumaj balotoj (vidi pĝ 4)
El 250 lokoj ricevis Demokrata Bloko (Soc. dem. partio, Habsburgpartiaj demokratoj, t. e. Naci-dem. partio kaj Kossuth-partio (Respubl.) 129 lokojn, Kristana Bloko (kristansocialistoj, hokkrucanoj, Krist. Popolpartio) 89, Burĝa Partio (partio de registaro nuna) 22 (!), Liberala Partio (grandindustriistoj) 8 lokojn. V. B.
KRONIKO
Francio (prokraste sendita)
La V a Kongreso de la «Fédération Esperantiste Ouvrière» (Unuiĝo de la Franclingvaj Esperantistaj Proletaj Grupoj — sidejo; 177, Rue de Bagnolet, Paris XXe) okazos dum Pentekosto en Lyon.
Sabaton 30. majo, la kongreson malfermos granda arta propaganda vesperfesto, organizata de la Laborista Esperantista Grupo Lyon’a, ĉe la «Palaco de Konservatorio», kun partopreno de la «Fêtes du Peuple» (Lyon’aj Popolfestoj) (80 ĥoristoj).
La unua laborkunsido okazos ĉe la Popoldomo (strato Molière, 169), dimanĉon matene je la 9 a ½.
Krom la diskuto pri la diversaj raportoj (sekretaria, kasista, librovenda) la tagordo entenas kelkajn gravajn demandojn: studo de propaganda plano, reeldono de nia kursolibro «Cours Rationnel», plibonigo de la Proletinformservo, k. a. Pri la rezultoj sekvos sciigo. La sekretario.
Sovet-Unio:
Ĥarkov (Ukrainio). La 3. aprilo malfermiĝis la I-a Tutukrainia Kongreso de Proletverkistoj. La kongreson salutis en la nomo de SAT (literaturista fako) kaj de l’ redakcio de «Sennacieca Revuo» k-do Izgur.
— «Ŝtat-Eldonejo Ukrainia» komencis la preson de l’ lernolibro esperanta de Voleviĉ (reviziita en revolucia spirito eldono).
— En ukrainia ĉef-gazeto «Kommunist» (5. majo) aperis artikolo de k-do Kancelarski, vice-prezidanto de ĉefpolitik-kleriga komitato (nedelonge elektita kiel estro de Ukrainia Esperant. Federacio) pri «La Internacia Laborista Korespondantaro» en kiu li rekomendas plej larĝan disvastigon kaj aplikon inter la rondoj de «lab. kor.» oj, en ĉiuj laboristaj kluboj. Li rekomendas al la politik-klerigaj institucioj, labor. kluboj subteni lernadon kaj aplikadon de Esp-o laŭ ekzemplo de Leningradaj kaj cet. parti-organizaĵoj.
— Kun la popol-komisario por klerigado en Sovet-Unio kaj prezidanto de Internacia Proletverkista Oficejo k-do Lunaĉarski interparolis k-do Izgur. K-do Lunaĉarski elmontris sian plenan simpation al la apliko de esp-o je la servo de l’ revolucia literaturo kaj petis alsendi al la Intern. Oficejo raporton verkitan tiuteme.
Kremenĉug. «Laborista Solidareco» aperigis 4000 ekzemplere duan eldonon de propagandfolio ruslingva pri SAT kaj revoluc. esp-ismo.
Odessa. Okazis prelegoj de k-do Izgur: la 23. aprilo — en «Internacia Klubo» pri «La internacia laborista interkorespondo»; la 27. aprilo — en «Klubo de Sovet-oficistoj» pri la temo: «Kiel forigi la diverslingvecon de l’ tutmonda proletaro» (ĉeestis ĉ. 300 k-doj).
Usono
New-York. La 25. aprilo okazis ĉi tie festeno de nia Esp. Laborista Grupo. Ĉeestis ĉirkaŭ 150 esperantistoj kaj simpatiuloj, kompreneble multaj «neŭtraluloj» inter ili.
Kvin «Proletariaj Kantaroj» kaj aliaj SAT-eldonaĵoj estis disvenditaj.
La plejan profiton alportis loterio de diversaj objektoj; la plej valora estis kuko kunportita de kamarado. La bakaĵo estis ornamita per verda stelo sur ruĝa fundo kaj sub ĝi staris la sekvanta surskribo: «Esperanto Laboristaron Triumfigonta». G. S.
KOMISARIEJO POR KLERIGADO EN UKRAINIA SOCIAL. SOV. RESPUBLIKO — POR ESPERANTO!
«Mi sciigas ke Popol-Komisariejo por klerigado kaj Ĉefa Politik-kleriga Komitato tute pozitive rilatas al la afero pri propagando de «Esperanto»; tial estas peto havigi al la lingvo ĉian moralan subtenon en la senco de aranĝo de raportoj en ĉiuj niaj politik-klerigaj institucioj, organizo de rondetoj ĉe la kluboj ktp. Nur necesas direkti la laboron de tiaj rondetoj laŭ praktika fluvojo (rilatoj kun eksterlandaj laboristoj, reciproka partopreno en murgazetoj, korespondado en fako de «Ruĝa Helpo» kaj cet.)» P. Kancelarski, Vice-prezidanto de Ĉefa Politik-Kleriga Komitato por Ukrainia S.S.R. (El letero al Kremenĉuga inspektoro por politik-klerigado).
Neŭtrala movado
La konferenco en Paris
El parizaj ĵurnaloj ni ĉerpas jenajn detalojn:
Internacia konferenco por la apliko de esperanto en komerco, industrio kaj sciencoj estas inaŭgurita sub la patroneco kaj en la vastaj salonoj de la Pariza komerca ĉambro 14. majo. La konferencon partoprenis 155 reprezentantoj de komercaj ĉambroj, foiroj ktp., kaj 190 ekonomiaj kaj sciencaj grupoj.
— página 7 —
SENNACIULO
7
Franca, germana, hispana, rumana kaj ĉina registaroj estis oficiale reprezentitaj. En amfiteatro de la Sorbonne vespere okazis malferma soleno kun paroladoj en franca kaj esp. lingvoj kaj muzikaj prezentaĵoj. La 15. majo komencis la laborkunsidoj: Raportoj pri la sukcesa uzo de esperanto ĉe foiroj kaj komercaj ĉambroj, debato pri restarigo de Scienca Asocio Esperantista (fondita 1905) kaj eldono de scienca ĵurnalo, prelego de deklaracio favore al esperanto subskribita de 78 italaj scienculoj kaj intelektuloj. — La konferenco treege interesas la rondojn de «eminentuloj» en Paris, kaj ankaŭ la vastan publikon, kiu tre detale estis informita per la gazetaro.
RECENZEJO
Represis el S: Le Libertaire, Paris, 16. 5., Labmovado en Hindio (S. 29).
Enpresis div. notojn: 1) pri la broŝuro de k-do Lanty: Le Peuple, Paris, 3. majo, L’ère nouvelle, Paris, 5. majo, El Socialista, Madrid, 28. aprilo. 2) pri la konferenco en Paris: Parizaj gazetoj Le Petit Parisien, 15. majo, L’ère nouvelle, 16. majo, Le Quotidien, 16. majo, L’Humanité-Nimes, 18. majo.
Nova gazeto. Libero, Monata revuo de movadoj por reformigo de la vivo. N-o 1, aprilo 1925. Red. kaj admin.: Sofio, str. Vitoŝka, 48 (Bulg). — 16 paĝoj, Formato 21×29 cm. Jarabono: 1 dol. (3 gmk. ktp.).
La enhavo de tiu gazeto estas destinita unuavice por la tolstojanoj, ĉiuspecaj vivreformuloj, tabakkontraŭuloj, vegetaranoj ktp. Krome por la kontraŭmilitaristoj. Ĝenerale ĝi alvokas por abono la «pacemajn» esperantistojn. La redakcio petas ĉiujn aliajn esp. gazetojn, kiuj servas al samaj ideoj, afable malaperi por prospero de tiu ĉi novulo, kiu per sia enhavo volas kontentigi ĉiujn suprajn samcelanojn. La eksteraĵo iom suferas pro la monotoneco de la presliteroj. Krome la kliŝoj estas ne bone reproduktitaj (Tolstoj-portreto!). N. B.
KORESPONDADO
TARIFO
Korespondado: Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon.
Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.
MALLONGIGOJ: L = letero. PK = poŝtkarto. PI = poŝtkartoj ilustritaj. PM = poŝtmarkoj. bfl = poŝtmarko sur bildflanko. k. ĉ. l. = kun ĉiuj landoj. esp.ajo = esperantaĵo.
Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
Britio
— Gekamaradoj Yelland, 3, Fonthill Road, London, N. 4., ŝatus gastigi senpage k-dojn el Paris, por esti reciproke gastigataj en Paris dum aŭgusto.
Ĉekoslovakio
— K-do Rudolf Fišer, Holeišen ap. Pilsen, dez. koresp. kaj interŝ. PM, k. ĉ. l. k-doj. Sendu unue!
Francio
— K-do Jules Lacas, 11, rue de la Bienfaisance, Nimes, dez. koresp. pri ĉ. temoj, L, PI, esp-ajoj k. ĉ. l.
— 5 gek-doj komencantoj dez. koresp. kun lernantoj, L, PK, PI. Skribu al: K-do Roux, 90 rue Boileau, Lyon, VI.
— Gelernantoj dez. koresp. pri komunismo kaj soc. temoj. Adr.: Gaillaguet Emile, 13, rue Eugène Barbier, Courbevoie, (Seine).
Germanio
— K-do Max Schade, Gabelsberger Str. 157, k. Strehla a. d. Elbe, dez. koresp. pri ĉ. temoj, interŝ. L, PI, PM, esp-gazet. k. ĉ. l.
— K-do Karl Weber, Langwieder Str. 50 1/2 Untermenzing b. München, dez. koresp. pri liberpensula movado k. ĉ. l., interŝ. PI kun k-doj el Italio, Skandinavio kaj Oriento. Certe resp.
— K-do Karl Reichelt, Pirna-Neundorf, Nr. 36, serĉas gekoresp-antojn el ĉ. l. L, PI, pri ĉ. temoj.
— K-do Rudi Schneider, Kronprinzstr. 21, V., Leipzig, dez. koresp. k. ĉ. l. L., PK, PI. Certe resp.
— K-do Werner Mellinghaus, Grünewalderberg, 19, Elberfeld, dez. koresp. k. ĉ. l. PI, bfl.
— K-do Emil Voss, Ottenbrucher Str. 28, Elberfeld, dez. koresp. k. ĉ. l., PI, bfl.
— K-do Erich Köhler, Mossdorf b. Burgstädt i. S. Nr. 12, b. pri ĉ. temoj PI, interŝ. vidaĵojn, k. ĉ. l.
— K-do Fritz Wohlfahrt, Mossdorf b. Burgstädt i. S. Nr. 75, b. pri ĉ. temoj, PI, interŝ. vidaĵojn, k. ĉ. l.
— K-do Willi Agde, Nordstr. 5, Limbach i. S. dez. koresp. pri ĉ. temoj L, PI., k. ĉ. l.
Hungario
— «Genaturamikoj de Budapest» dez. koresp. pri div. temoj, precipe pri lab. turismo kaj naturamikismo L, PI, k. ĉ. l. Certe resp. Adr.: K-dino Ede Bramiller, Lónyai-u. 11, III. 26, Budapest, IX.
Sovet-Unio
— K-dino Heleno Kirjuŝina, 1-a Dolgobrodskaja, 54, Minsk, pri div. temoj, precipe pri feminismo kaj infanedukado, L, PK, k. ĉ. l.
— K-do Kazimiro Peterlejter, Leningradskaja, 6, Mintamojnja, Minsk, pri div. temoj, L, PK.
— K-do V. Rozen, Bol. Belozerskaja, 11, kv. 3, Leningrad, (18 jara fabriklernanto) pri ĉ. temoj k. ĉ. l.
— K-do Nikolao Skripaĉev, Poŝtkesto, 51, Astroĥan, pri muzikarto (violono), lastaj atingoj pri tekniko kaj radio, L, PK, PI.
Sekretoj de la Belgrad-a Kamariljo
Krizo de la ŝtato S. H. S.*) en spegulo de Salonik-a proceso
La artikolo certe interesos la legantaron precipe, ĉar ĝi rilatas la misteran duoninsulon. Kun permeso ĝi estas tradukita el «La Federation Balcanique» N-o 9 de la 1. 12. 24.
Kaŭzojn kaj elmontriĝojn de la ŝtata krizo, kiu en Jugoslavio ĉiam pli kaj pli etendiĝas, ni ne bezonas serĉi nur en la nacimovadoj, agraraj malkvietoj, en altimpostoj kaj en la senbrida reakci-monarkia regado, sed ankoraŭ en iu politikafero, kiu precipe akrigas la antagonismojn, celdirektas al politikaj okazoj, por venigi la landon ĝis civitana milito kaj vidigas la nuran elirpunkton el tiu krizo: renverso de l’ monarkio pere de Revolucio.
Tiu ĉi politikafero publike estas konata sub «salonika proceso». Ĉi proceso spegulos plej bone la konduton de la Aleksandro Karagjeorgjeviĉa «Blanka Mano» kaj la Radikala Partio kontraŭ aliaj grupetoj kaj partioj.
Vere, kio estas Salonika Afero?
Salonika Afero, post la teritoriperdiĝo en 1915-j. estis flama krizo de la serba Monarkio. Ĉi krizo jam en 1914 vidiĝis, kiam ĉiuj opoziciaj politikaj grupoj kune, preskaŭ kun la tuta oficiraro, batalis kontraŭ la korupto kaj premegado en la almilitita Macedonio, flanke de Pasiĉ.
*) Jugoslavio.
La reĝo Petar promesis al tiama opozicio, ĝin subteni ĝis la celo. Sed sub influo de rusa ambasadoro Hartwing li rompis promeson, sekve li estis devigita transdoni la regadon al sia filo Aleksandro; kaj pro tio la organizajo de la oficiraro «Unuiĝo aŭ Morto» al kiu apartenis la majoro Dimitrijeviĉ-Apis, homo, kiu surtronigis Karagjeogjeviĉ-an dinastion, sin deklaris respublikana, ĉar li vidis, ke ne unuopulo kulpas, sed la monarkistaj institucioj, kiuj per si mem estas koruptaj.
Dum eĥadis la batalo — la Radikala Partio intence ĝin nomis «batalo je antaŭeco (privilegio)» — okazis la sarajeva atenco, kiun organizis kaj monsubtenis Apis. Tiatempe li estis informĉefo ĉe la generalstabo.
Pri la sarajeva atenco, laŭ eldiro de Apis kaj liaj du amikoj sciis: rusa sendito Artamanov, la rusa ambasadoro Hartwing, Pasiĉ kaj la nuna reĝo Aleksandro.
Post la sarajeva atenco, kiel jam konate, eksplodis la mondmilito; poste, serba armefrakaso kaj retiriĝo ĝis Korfu kaj Saloniko.
La monarkiestroj konsciaj pri la pekoj kaj malbonfaroj ektimis pro punoteco.
Sola, forta kaj organizita grupo estis la organizajo: „Unuiĝo aŭ Morto» (Nigra Mano).
Jam ĉe estiĝo de la menciita «batalo je antaŭeco», kiu — kiel ni jam diris — enmanigis al A. K. regnestrecon de Serbio, estis farita interkonsento inter novregnestro, parto de oficiroj (ĉi parto dum salonika proceso nomiĝis «Blanka Mano») kaj Radikala Partio, celante disigi la „Nigran Manon» per ĉia rimedo.
Evidente, tiu ĉi reakciana ago, por nuligi «Unuiĝo aŭ Morto», ekkomencis antaŭmilite, rekomencis en Korfu kaj finiĝis ĉe Salonika fronto.
Fimensogojn, mallaŭdojn, konspirojn ktp. ili uzis por ĝin nuligi.
Flanke de la trio, kiom da krimoj estis organizitaj!? Limigante, ni citas nur du lerte organizitajn, kiuj karakterizos la nunan suverenulon „Blankan Manon» kaj la regantan radikalan partion. La du citaĵoj klarigos la intimecon kaj kunligitecon de la tri hodiaŭ politike regantaj faktoroj, sen pluo, la perforta mandatneniigo kiel ministroprezidanto al Davidoviĉ.
Por nuligi la „N. Manon» estis necese, ke la reĝo, la «Blanka Mano» kaj la radikalpartianoj mallumigu ĝian estron Dimitrijeviĉ-Apison.
Unua provo estis tiu ĉi: La nuna generalo kaj reĝgardista ĉefo Petar Zivkoviĉ, kiu dum pasinta regkrizo ĉefrolis, kun nuna parlamentprezidanto kaj gvidanto de la radikala partio Ljuba Jovanoviĉ (li tiam estis interna ministro) kaj kune kun radikala parlamentano Mihajlo Rankoviĉ (kiu estis provokisto inter la „N. M»anoj, pagata de la kortego), organizis atencon elinterne de Salonika Fronto, kontraŭ D. Apis, interkonsente kun A. Karagjeorgjeviĉ. (Daŭrigota.)
— página 8 —
8
SENNACIULO
K-do Petro Murunov, Poŝtkesto, 51, Astraĥan, pri lastaj novaĵoj de tekniko, pri socialisma movado, L, PK, PI.
— K-do Iljĉo Kalinin, Poŝtkesto, 51, Astraĥan, pri hipnozo, ĉiam resp.
— K-dino Anna Krjukova, Ĉajkovski-str. 67, kv. 21, Leningrad, k. ĉ. l. pri gardo de laboro, nur kun seriozuloj.
— «15. Grupo de ŝtataj Kursoj de Esperanto», str. de Lenin, 32, 23, Kiev, pri div. temoj k. ĉ. l.
— K-dino Soskina Aleksandro, Mal. Pesoĉnaja, 16, Serdobsk, Sarat. gub. PI. esp-ajoj k. ĉ. l.
— K-dino Volkova Antonino, Moskovski per. 17, Serdobsk, Sarat. gub. PI, esp-ajoj, k. ĉ. l.
Sennacieca Asocio Tutmonda
Asocia Sidejo: 23 Rue Boyer, Paris-XXe Adm. Sekretariejo: Lerchner, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz — poŝtĉeka n-ro 6835
OFICIALA INFORMILO
Celo: Utiligi praktike la internacian lingvon Esperanto, por la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda (vidi la Statuton).
Jarlibro. Ĉar ni lasttempe ricevis multajn demandojn pro la dato, kiam aperos nia Jarlibro 1925, ni sciigas niajn membrojn, ke la Jarlibro dum mezo de junio estos ekspedata al ĉiuj, kiuj pagis sian kotizon por 1925. Ni dissendos la Jarlibrojn parte al la perantoj, parte rekte al la membroj. Al la kamaradoj en Sovet-Unio ni sendos la librojn rekte (ne al perantoj, escepte se ne estas pli ol tri ekzempleroj kune), ĉar aliel la k-doj riskus pagi impostsumon por libro-importo.
Pagprokrasto. Ni havas sufiĉan kvanton da abonantoj al «Sennaciulo», kiuj ricevis pagprokraston de la administracio. Kvankam ni volonte donas pagprokraston al petantoj, ni tamen devas konstati, ke ekzistas kamaradoj, kiuj eluzas tion sisteme por malbono de la afero. Ni havas abonantojn-kamaradojn, kiuj jam havas pagprokraston pli ol kvaronan jaron. Tio kompreneble ege ŝarĝas nian gazetkason, kaj ni petas la pagprokrastulojn, nepre ne tro eluzi tiun konsentitan favorkondiĉon. Adm.
Municio por SAT kaj ĝiaj organoj
Aŭstrio: Schwaiger-Salzburg 81 000 kr, Hejda-Wien 0.78 mk. Francio: Vildebrand 17 ffr., Munoz 8 fr., Bouchard, 3 fr., 1370 — 20 fr., Eŭtrapel 50 fr., ĉiuj en Paris. Germanio: Fellmann-Dittersbach 1.— mk., Hilbig-Neu-Donnerau 1.—, Rothe-Lugau 0,50 mk, Kämpfe-Rabenstein 0 50 mk, Kröger-Nordshausen 1.—, Huster-Essen, 1.—, Knoop-Essen, 1.—, Sachs-Düsseldorf 1,— mk., v. d. Heid-Dortmund 0,50 mk, Neumann-Essen 2,25 mk. Sovet-Unio: H. Frank, 0,50 r., Koliŝko 0,50 r., Bessmertin 0,50 r., Galvin 0,50, L. Frank 0,25, ĉiuj en Leningrad. Svedio: Johansson-Eksjö 1,40 mk.
Nekrologo
Mortis en Rakosszentmihály (Hungario) 2. majo K-do Stefan Gattyan en aĝo de 28 jaroj je stomakmalsano, akirita dum militkaptiteco en Siberio. Li fervore laboris por la laborista afero. Honoron al lia memoro!
LA VOĈDONILOJ POR LA BALOTO DE L’ NOVA DIREKTA KOMITATO ESTOS DISSENDATAJ KUN LA JARLIBRO.
[REKLAMO p.8] (en ornama kadro) SAT-INSIGNOJ ĈIUJ SPECOJ LAŬ PLAĈO!
- Oficiala insigno (por membroj), verda stelo sur ruĝa fundo, enskribo SAT, diametro 17 mm. Pingloj, broĉoj, butonoj . . . . Prezo: mk. or. 0.80
- La sama en pli malgranda formato (novaĵo!), kun enskribo SAT, diametro 11 mm, nur pingloj . . . . Prezo: mk. or. 0.60
- Por nemembroj: verda stelo sur ruĝa fundo sen enskribo, nur pingloj, diametro 11 mm (malgranda) . . . . Prezo: mk. or. 0.60 Livero nur kontraŭ antaŭpago Inkluzive afranko, sen speciala rabato ADMINISTRACIO DE SAT.
[REKLAMO p.8] Grave! Germanlingvanoj atentu! Grave! Ĵus estas eldonitaj de SAT-anoj en Berlin la unuaj ekzempleroj de propaganda flugfolio por SAT kaj Esperanto en germana lingvo. Por ĉiu varbanto kaj propagandanto ĉi-valora agitilo estas nepre necesa! Vidi specimenon aldonitan al «Sennaciulo». Mendu grandamase! Por la movado! Havebla post antaŭa pago ĉe k-do H. Muravkin, Berlin-Grunewald, Friedrichsruher Str. 30, II, Germ. Poŝtĉeka konto: E. Muravkin, Berlin, Nr. 148 098. Prezo inkl. afranko en germ. markoj: 10 ekz por Germanio — Aŭstrio 0,23 mk. Aliaj landoj 0,25 mk. 25 „ „ „ „ 0,60 „ „ „ 0,65 „ 50 „ „ „ „ 1,10 „ „ „ 1,25 „ 100 „ „ „ „ 2,20 „ „ „ 2,40 „ La gajnota sumo estos bazo por plua SAT-Esperanto-propagando en Germanlingvio. Ĉe spec. informpetoj aldonu respondafrankon.
[REKLAMO p.8] Kamaradoj atentu! Blankrusianoj memoru! AGENTEJO „ESPERANTO» SOVET-UNIO, BLANKRUSIO MINSK, POŜTKESTO 33, AL K-DO D. SNEĴKO Akceptas abonojn al jenaj esp. ĵurnaloj kaj gazetoj: Sennaciulo, Sennacieca Revuo, Heroldo de Esperanto, Novaj Tempoj, Literatura Mondo, Interligilo de P. T. T., Lab. Sporto, Esperantio, Liberpensulo, Libero, Esperanta ligilo, Soveta Esperantisto, Esperanto hejmen, Esperantista Junularo, Fervojista Esperantisto, Intern. Scienca Revuo, Intern. Medicina Revuo, Aŭstria Esperantisto, Itala Esp. Revuo, Esperanto k. preskaŭ al ĉiuj esp. ĵurnaloj kaj gazetoj. Liveras al ĉiuj organizaĵoj kaj esperantistoj ĉiujn SAT-eldonaĵojn k. aliajn esp. librojn (eldonojn de SEU kaj «La Nova Epoko»). Liveras lernolibrojn, vortarojn ktp. Akceptas membrokotizon por SAT. Havas SAT-insignojn kaj sigelmarkojn. La kliento pagas la sendkoston: 15% el la mendo por ekspedo enlanda, 30% por eksterlanda. Ĉiuj sendaĵoj estas rekomenditaj. (vertikale, ĉe la maldekstra rando de la reklamo:) Akurate! Rapide! Ni plenumos viajn mendojn!
Neuzitajn manuskriptojn ni ne resendas — Represo de artikoloj permesata nur, se oni citas la nomon de nia organo kaj sendas al Red. du ekz. de la represaĵo.
Jarabono: Argentino 6 pesos; Aŭstrio 120 000 kr.; Belgio 36 fr.; Brazilo 13 milr.; Britio 110 penc.; Bulgario 220 lev.; Ĉekoslovakio 60 kr; ĉ.; Danio 10 kr. d.; Estonio 650 mk.; Finnlando 70 mk.; Francio 35 fr. fr.; Germanio 8 mk. or.; Hispanio 13 peset., Hungario 8 kr. or.; Italio 36 lir.; Japanio 4.50 jen; Jugoslavio 130 din.; Litovio 16 lid.; Nederlando 6 guld.; Norvegio 14 kr. norv.; Polio 8 zlot.; Portugalio 40 esk.; Rumanio 350 lej. Rusio 4 rubl. or.; Svedio 8 kr. sved.; Svisio 10 fr. svis.; Usono 2.50 dol. — Ankaŭ ¼ jare abonebla. Ponumera prezo: 0.20 mk.
Presejo: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG
N.º 37, 11 de junio de 1925
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
1-a Jaro, N-o 37 — APERAS SAT SEMAJNE — 11. Junio 1925
[BILDO p.1 | 40,5,56,14] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» en la mezo, la emblemo de Sennacieca Asocio Tutmonda.
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
Redaktoro: N. BARTHELMESS, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz | Gvidanto: Ekzekutiva Komisiono de SAT, 23, rue Boyer, Paris XX | Administranto: R. LERCHNER, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz
La elmigrado el Jugoslavio
Multaj transportoj iras Brazilion. — La granda mizero de la loĝantaro. — La perspektivoj de l’ elmigrantoj. — Homkomercado. — Malzorgado kaj inerteco de la registaro. — La rolo de Transoceanio en la vivo de l’ jugoslavia loĝantaro.
Ĉi-jare, je la fino de aprilo, per transatlantika vaporŝipego kelkaj centoj da vilaĝanfamilioj elmigris de Jugoslavio, el unu haveno sur Adriatika maro, al vastaj stepoj de Brazilio. Dua transporto estas en ĉi-tagoj enŝipigota. Ĉiuj aĝoj, de infanoj envolvitaj en vindaĵoj ĝis plenaĝuloj kaj gepatroj, estis direktitaj al nekonataj vojoj de la sorto, por serĉado de la feliĉo, kiel ili diras. Tiu feliĉo konsistos el regulaj porcioj da pano kaj maizaĵo, kion ili ĉiutage bezonas por nutraĵo de siaj brunaj korpoj, kion al ili ne povas doni la hejma tero — ilia patrujo. — Kelkaj burĝpatriotaj ĵurnaloj plendas ke iliaj samlandanoj fariĝos novaj helotoj, sklavaro (terdungitoj) en pli malbonaj kondiĉoj ol ili estis eĉ sur la hejma grundo. Tie en malproksimaj stepoj de sovaĝa kaj dezerta Brazilio, kie regas terura «flava malario», kaj kie neniam estis povanta plantiĝi iu homa vivaĵo, ricevos ĉi-elmigrintoj «en komisio» unu pecon da tero kun iuspeca budo (ligna dometo). Sur vastaj stepoj ili devas starigi plantaĵojn de kafo, kies profiton ili devas doni al Brazilia registaro. Al ili restos nur pecetoj.
Por kiuj ĉi homoj kulturos sovaĝan Brazilion? Eble pro tio, ke elmigrintoj kune kun la infanaro estu formanĝitaj de ni terura flava malario, kaj je fino fordonu elkulturitan kamparon al Brazilia registaro?!…
Ni ĉeestis ilian enŝipiĝon. Neniam tiel kortuŝege ni rigardadis infanaron, — infanaron formigrintan — tiujn amindajn estaĵojn ĵus aperintajn por ensuĉi teran oksigenon, tiujn viktimojn pereigotajn en sovaĝa Brazilio. Tiu vidaĵo ekdolorigegis nin kaj nia fantazio aperigis antaŭ ni bildon de ŝafidoj irontaj al buĉejo . . . Sed ili estis homŝafidaro, kiun nekonscie akompanas ĝia propra patrino. . . .
Sur vaporŝipego — kiel brutaro — agentoj taksis per nombroj la elmigrintaron, kaj demandis unu la alian, kiuj numeroj mankas? 61 kaj 103, estis respondo. Kaj ni tiamaniere ĉeestis al socia krimego, neniam en historio praktikebla tiuspece kiel en «progresemaj jarcentoj» pro ora dio — kapitalo.
Ĉu por ĉi-elmigrantaro ekzistos dorlotema nacia patrujo? Ĉu ĝi amos la patrujon forpelinta ĝin sur malariajn marĉejojn? Enlitiĝonta en febra konvulsio, atendante sian morton, ĉu ĝi iom flustros kiel rezulto de ĝia vivo! . . . Ĉu ĝi konscios kiu kaŭzis al ĝi tiun staton? Tiam ĝi eble fariĝos — en lasta spiro — revoluciulo, sed vane — ĝia cerbo fariĝos senmova kranio — — — — — — — — — — — — — — — — — — — —
Jugoslavio, konata lando, ludanta gravan rolon en sektoro de Meza Eŭropo pro sia eksportpovo de vivbezonaĵoj kiel: greno, tritiko, maizo, viando, ligno ktp., tiamaniere forpeladas sian plej malriĉan parton de la loĝantaro en certan pereejon! . . . Ĉi pluson de eksporto kapablas sole iuj ebenaj kaj fruktedonaj partoj de la lando. Precipe riveranguloj, kie enfluas en Danubon riveroj Ticsa, Drava kaj Sava, estas Jugoslava grenejo, nomata Jugoslava Mezopotamio. Tiuj anguloj troviĝos laŭ Greenwich (Griniĉ) inter geografiaj meridianoj 18—21 de norda larĝeco, kaj paraleloj 44,5—46 de norda longeco, okupantaj suprajon de proksimume 30 miloj da km². Sed antipode (sude) staras aliaj ŝtonozaj partoj (provincoj) en sia mizero forlasitaj al propra sorto — al malsatado. La registaro inaŭguranta kaj praktikanta neniun ekonomian politikon kaj disvolviĝon, nome: industriigon kaj enlandan koloniigon en ebenaj kaj fruktedonaj partoj, kaŭzas ĉi-staton. Pro tio, en ĉi-ŝtonozaj provincoj pro manko da kulturita kamparo kaj fabrikaro, pro manko da fervojoj kaj komunikiloj, do pro manko da laboro, rezultiĝas grandskala mizero.
Kio do savas ĉi-loĝantaron en ŝtonozaj (sudaj) provincoj de rekta pereado? Oni povas tute prave kaj konscience diri kaj statistike pruvi ke antaŭmondmilita elmigrintaro el Norda Ameriko, Aŭstralio, Nov-Zelando, savas ĉi 80% da malriĉa popolo — alie loĝantaro de ĉi provincoj estus neniigita. Elmigrinta dolarvaluto fariĝis ja por ili iuspeca „subvencia helpo». Familioj ne havantaj elmigrintojn estas devigataj, en la espero plibonigi neelteneblan materialan staton sur hejma grundo, formigri amase al stepegoj de Brazilio.
Adriatikuloj.
[REKLAMO p.1] ĴUS APERAS LA JUNIA KAJERO DE «SENNACIECA REVUO» KUN ENHAVO INTERESEGA POR ĈIU KAMARADO!
— página 2 —
2 — SENNACIULO
El nia kongresurbo
La loĝej-politiko de la socialdemokrata komunumo Wien.
Speciale verkita por «Sennaciulo» de la ofickondukanta urbkonsilanto por loĝejafero kaj socialpolitiko Anton Weber, Wien.
Antaŭmilita loĝeja politiko. — Multekosteco de loĝejoj — Dummilita loĝeja manko. — Loĝeja deficito post la milito. — Pretendoj de la jun-geedzoj. — Ruiniĝantaj domoj. — Loĝejkonstrua imposto. — Nova konstruagado. — Malfacilaĵoj en la kontraŭbatalo de la loĝeja mizero.
En la dumilionula urbo Wien (Vieno) antaŭmilita nur privatuloj konstruigis domojn, dume la komunumo tion tute ne faris; flanklasante la kelkcentojn da loĝejoj, konstruitaj el la propra pensifondo de la urba tramo, oni povas publike konstati, ke, en ĉi tiu granda urbo, la konstruado de loĝejoj el publika kapitalo estis nekonata. Sub tiaj kondiĉoj la privata tereno-spekulacio abunde prosperis. La loĝkulturon ĝuis nur malgranda aro da poseduloj, ĉar ĝi estis demando de rimedoj. Wien havis antaŭ la milito la plej multekostajn loĝejojn. Grandega amaso de l’ urbanoj ne havis tiom da mono, por loĝi laŭhome. En neniu alia urbo de la mondo ekzistis tiom da litsubluintoj, en neniu alia urbo, pretendanta pri internacia kulturo, la loĝad-nivelo estis tiel malalta kiel en Wien. El la 540 869 loĝejoj en 1919 (ĝis tiam daŭris la regado de la antaŭmilitaj komunum-regantoj reakciaj) ne malpli ol 72,4 proc. estis malgrandaj, el kiuj preskaŭ 12 proc. eĉ ne havis ĉambron! Sole 13,69 proc. de la Wienaj loĝejoj havis gaslumon, kaj elektran nur havis 6,85 proc. La fundorento alta, la t. n. bone-burĝa rentumo de l’ konstrukapitalo, kaj precipe la altaj depagoj ŝtataj kaj urbaj (atingintaj proks. 40 proc. de la lupago) ĉio kune nur ebligis la konstruadon de malvastaj malgrandaj loĝejoj, kiujn la popolamaso nur pene povis pagi. Ne estis parolo pri eĉ modesta loĝ-komforto, estis konstruitaj la famaĉaj loĝkazernoj kun kuirejoj en la koridoroj kaj necesejoj, kiujn devis uzi tri aŭ ofte pli da familioj kaj kun unu sola akvo-elfluejo en ĉiu etaĝo. Tiel aspektis la Wien’a loĝ-politiko antaŭ la milito.
En la kvar militjaroj la loĝkondiĉoj ankoraŭ plimalboniĝis. Venis grandamase la fugintoj de la diversaj limoj, ne okazis nov-konstruadoj, eĉ konservadoj ne estis farataj. Estis tial vere senkonsola stato de la loĝej-afero, kiam post la milito la socialdemokrata partio prenis la administradon de la komunumo Wien kaj sekve devis solvi la taskon, malpliigi la loĝej-mizeron. Ĉar antaŭ la milito en Wien ĉiujare estis konstruataj proks. 12000 novaj loĝejoj, kaj dum kvar jaroj tiu agado ĉesis, — sekve en 1919 estis tia manko da loĝejoj, ke, eĉ se tuj post la milito estus revenintaj normalaj cirkonstancoj, sole en multjara plej intensa laboro ĝi povus esti forigata.
Tiu loĝejdeficito ankaŭ pro tio estis sentata tiel ege, ĉar malgraŭ la grandegaj oferoj sangaj de la Wien’a loĝantaro la loĝejmerkato ne estis senŝarĝita. Wien per la milito perdis 300 000 homojn, sed ne liberiĝis proporcie loĝejoj, ĉar el la familioj mortis nur kelkaj anoj, ĉiuj loĝejoj restis en posedo antaŭa kaj sole la loĝ-denseco malpliiĝis. Krome la Wien’a loĝej-merkato devis plenumi novajn postulojn grandegajn. La germanlingvaj oficistoj, precipe fervojistoj, forpelitaj el Ĉeĥoslovakio kaj aliaj sucesoraj¹) ŝtatoj de la antaŭa monarkio, venis kune kun siaj familioj Wien’on kaj volis ricevi loĝejojn. Kaj plej multe postulis tiajn la jun-geedzoj. Pri tio servu kelkaj oficaj notoj montrantaj la pliiĝon de la edziĝoj kiel postsekvo de l’ milito. En 1913 en Wien okazis 17 971 edziĝoj, en milito ili tre malplioftiĝis (1917: sole 13 431), sed jam en 1918 estis 16 389 t. e. preskaŭ la antaŭmilita stato. Sed nun venas la rekord-nombroj:
1919 26 182 — 1920 31 164 1921 29 274 — 1922 26 588 1923 19 827
ĉiam pli ol antaŭ la milito.
La loĝej-oficejo de la urbo Wien disdividas la loĝejbezonantojn laŭ tri grupoj. En la unua, la preferita, kies membroj la unuaj ricevas loĝejojn, estas sole la geedziĝintoj, tial ili pleje ŝarĝas la loĝej-merkaton. Krome multaj loĝejoj iom post iom «ekparolas», t. e. la muroj ekkrakas. Antaŭ la milito en tiu okazo la urbadministracio pri tio tute ne atentis. Nun ankaŭ tie la komunumo devas helpi kaj ĝi renovigas tiajn domojn, kiujn la domposedantoj, aŭ pro manko da mono aŭ pro certa tendenco, lasas perei, per rimedoj propraj kaj certigas la monon hipoteke. Sed, se la kostoj de la renovigo estus tiel altaj, ke ili ne rentumas, la komunumo devas havigi loĝejojn al la endanĝerigitaj luintoj. Ankaŭ da tiuj estas multaj, kiuj akcelas plibonigon de loĝad-cirkonstancoj. Antaŭ la milito multaj personoj ja emis loĝi pli komforte, sed la alteco de la lupago tion malhelpis. Sed nun, kiam la lupago ne plu gravas, ili petas la loĝejoficejon, havigi al si pli ampleksajn loĝejojn. Se vere multaj personoj loĝas poamase en malgrandaj ejoj, la oficejoj helpas al ili kaj per tio plialtigas la loĝad-kulturon. Tiaj familioj ricevas pli grandajn loĝejojn kaj la forlasitajn ricevas seninfanaj geedzoj.
Sed kiel kreas la komunumo Wien la multajn milojn da novaj loĝejoj?
Tio fariĝas plejparte per aparta imposto, la loĝej-konstruimposto, efikanta tre progresive kaj bazita sur antaŭmilita lupago. Paginte en 1914 360 orkronojn (1 orkrono estas proks. 15 000 paperkronoj) pojaran lupagon, oni pagas konstru-imposton de 108 000 paperkronoj por 1 jaro en monataj partoj de 9000 pk. Eĉ paginto de 1000 orkr. por la jaro 1914 impostas 28 300 pk. por 1 monato, sed ĉe 5000 orkr. jam 350 000 pk. Por komercejoj pli grandaj la loĝejkonstruimposto malplikostas kompare al pli grandaj loĝejoj. Ekz. por paclupago de 10 000 orkr. por 1914 sumas tiu monata imposto
ĉe loĝejoj 1 350 000 pk. „ komercejoj 874 900 „
Precipe rimarkebla estas tiu diferenciĝo kompare al luksaj loĝejoj. Paginte por 1914 50 000 orkr. oni nun devas pagi al la socialdemokrata komunumo Wien
por loĝejo 18 975 000 pk. „ komercejo 7 291 500 „
ĉiumonatan konstruimposton.
Por 1925 la enspezo el tiu imposto estas buĝetita je 326 miliardoj da paperkronoj, sed por konstruado de loĝejoj pli ol 911 miliardoj. La komunumo Wien ĉi jare novkonstruos proks. 10 000 loĝejojn. Nuntempe estas konstruataj 5745 loĝejoj kaj 1000 koloniaj domoj, enloĝotaj en somero 1925. Tiuj loĝejoj povas esti nomataj modelaj kaj eĉ atingis la admiron de en- kaj eksterlandaj fakuloj, kaj montras loĝadkulturon, kian altgradon neniam povus esti produktinta la privata konstruagada spekulacio. La luprezoj en ĉi tiuj komunum-loĝejoj estas simile al tiuj en la privataj domoj. En la grandaj domaroj estas kunkonstruataj centraj lavejoj, infangardejoj, ludejoj, banejoj kaj librejoj. Ĉar la konstruo de tia loĝejo meze kostas 120 000 000 paperkronojn, la enspezo de la loĝejimposto kompreneble ne sufiĉas, kaj la ruĝa komunumo abunde aldonas propran monon tiucele por praktike lukti la loĝejmizeron.
Veran helpon kontraŭ la pli lasta nur povas alporti la konstruado de novaj loĝejoj. Krome devas resti centra priadministrado de la loĝej-merkato almenaŭ tiel longe kiel la nunaj cirkonstancoj daŭras. Tiukaŭze ekzistas la leĝo, per kiu la komunumo povas postuli certajn loĝejojn ne sufiĉe eluzatajn de privatuloj. Tiun leĝon la reakciaj partioj tiom malbonigis, ke dume en 1922 la urba loĝej-oficejo povis leĝe ekkapti ankoraŭ 9692 loĝejojn, tiu nombro de 1922 malpliiĝis en 1923 je 6053 kaj en 1924 ĝi estis nur 2624. Daŭrigo de ĉi menciita leĝo estas necesa, ĉar alie pli riĉaj homoj tute simple per mono povus havigi al si loĝejojn laŭplaĉe kaj per tio vera ĥaoso ekiĝus.
Ĉe la loĝej-oficejo de la urbo Wien nun estas notitaj 22 229 familioj, urĝe bezonantaj loĝejojn, inter ili 1280 en kriza stato. Sed enkalkulitaj estas ankaŭ 4178, havantaj loĝejojn, sed tro malgrandajn pro la multeco de familianoj. Se la oficejo sukcesas, enloĝigi ilin pli komforte, tiam povas esti donataj iliaj loĝejoj al familioj malpli grandaj el la vico de la notitaj.
La neniam ĉesanta kaj plej persistema lukto de la Wien’a socialdemokrata komunum-administrejo kontraŭ la terura heredaĵo de l’ milito, kontraŭ la loĝej-mizero, en antaŭvidebla tempo estos sukcese finita.
¹) posteŭlaj, noveformitaj (el la disfalinta monarkio) ŝtatoj. Red.
— página 3 —
SENNACIULO — 3
La socialdemokrata administro de Wien okaze de komunum-elektoj en 1923 solene promesis, ĉiujare konstrui 5000 loĝejojn kaj tiun agadon dum 5 jaroj daŭrigi tiel, ke en 1928 estos konstruitaj 25.000 loĝejoj. Ĝi laŭ tiu programo jam ĝis nun laboris.
Dekonstruo de la loĝej-protektado havus laŭ financa vidpunkto eksterordinare malbonajn konsekvencojn je nia tuta mastruma vivo, ĉar multaj miloj da homoj ne povus pagi la — ĝis 15000 oble — plialtigitajn luprezojn, kaj tio kaŭzus socian katastrofon, pri kiu eĉ homoj, socie instruitaj, ŝajne ne bone pripensis. Sed ankaŭ laŭ justeca vidpunkto miloj da homoj venus en mizeron de senhejmeco, stato, je kiu ne povas esti avertata sufiĉe imprese.
Por la ruĝa Wien’a urbmastrumo la vojo estas klare signita; ĝi tiun sekvos pluen, ĉar ĝi ne nur estas la sole ebla, sed ankaŭ la plej bona solvo de tiel malfacila problemo de lukto kontraŭ la loĝej-mizero.
Trad. Moko.
Letero el Sofio
Unua raporto ricevita de ni el Bulgario depost la eksplodo en la katedralo.
Kulpsento kaj tim-ordono de la militministro. — Fimortigo de poeto. — Malapero de homoj. — La kunkulpeco de tuta Eŭropo. — Alvoko al la homeco!
Malgraŭ la terura reĝimo, en kiu ni vivas, eble ne ĉio estas tiom favora por la regantoj, ĉar hodiaŭ la militministro anoncigas ordonon, en kiu li deziras doni ian senkulpigon. Li atentigas siajn subulojn pri la neceso de la ekzakta plenumo de la leĝoj, ĉar inter la socio kuras famoj pri faroj kaj kontraŭleĝaj agoj de senrespondecaj faktoroj: grupoj kaj personoj. Sed ankoraŭ tiu ĉi ordono ne estas legita de ĉiuj, kiam famo trakuris la socion ĝin plene diskreditiganta, famo pri faro de senrespondecaj grupoj kaj personoj.
Antaŭ kelkaj tagoj la distrikta juĝejo en Sofia kondamnis la poeton Geo Milef je 1 jaro da malliberigo kaj 20000 lev. monpuno pro unu lia poemo «Septembro». Kaj malgraŭ la «rekono»¹) de la leĝo», kiun ili mem kreis, Geo Milef estas mortigita. Tio estas sekreto ankoraŭ, oni kaŝas sian agon, sed mi sciiĝis pri tio okaze.
Geo Milef malaperis, kiel malaperis multaj jam sennombraj homoj en nia lando, sen leĝo, ne sciate. Estas mallumaj personoj tie ĉi, kiuj plenumas abomenindaĵojn, kaj neniu povas liberigi la bulgaran popolon de ili, ĉar ili estas registaro mem, kiu sin apogas al la armeo, al la oficiraro, al la bruta forto. Ĉu ankaŭ en la cetera mondo malaperis la homoj, kiuj iam pledis kaj aŭdigis voĉon kontraŭ la tiranio, kie ajn ĝi furiozas, por la plej elementaj rajtoj de la homo? Ŝajnas ke ankaŭ en la tuta cetera mondo oni preferas silenti, ĉar tiuj ĉi agoj de abomenindaj malhomaj estaĵoj konvenas al la potenchavantoj en Eŭropo kaj alie. La popolo, ekdezirinta memstarecon, devas esti subpremita kaj ĉio en tiu direkto sufokota. Kiam tio koncernas nian materialan bonon, ĉia homeco estas nekonsiderata.
Sed ĉu ne troviĝas personoj kiuj povus influi la publikan opinion en la okcidenteŭropaj landoj, kiu postulos ke ĉie oni estimu la elementajn homajn rajtojn? Ĉu la homaro ne estas unu tuto, kiu zorgas ke nenie, en neniu terangulo estu malhonorigata ĝia nomo de senkonsciaj fiuloj?
Tiucele mi turnas min al vi. Represu ĉi-liniojn, sendu ilin al gazetoj nacilingvaj en ĉiuj landoj, vaste diskonigu ilin. De tie ĉi oni nenion povas fari, ĉe nura suspekto oni lin kaptas kaj en la plej feliĉa okazo nur malliberigas kaj batas kruele, sed se li havas tian kulpon, laŭ kiu oni ne povus lin kondamni je morto, sed tamen li estas malagrabla, oni lin mortigas dumnokte, plej ofte «en okazo de fugo», kiam oni lin irigas ien aŭ oni lin «mempendigas». Tiele malaperis eksministroj kiel Kiril Pavlov kaj Peter Janev, deputitoj Kosovski, Petrini, ĵurnaleldonisto kaj redaktoro Josif Herbst kaj multaj aliaj, kies nomojn eĉ la aŭtoritatoj nun ne scias ankoraŭ.
Ankoraŭ kelkaj miloj da civitanoj, el kiuj multaj senkulpuloj kuŝas en malliberejoj. Skribi pli? Kial? La okazantaĵoj estas nepriskribeblaj, oni devas ilin travivi, mem vidi kaj senti. Mi eĉ ne estas certa, ĉu la letero vin atingos, ĉar oni cenzuras. Pro tio mi ne subskribas la leteron.
- prefere: agnosko. — Red.
La 1. majo en Riga
La malpermesita demonstracio. — Konfiskitaj gazetoj. — Arestitaj gvidantoj. — La kontraŭrevolucia unuecfronto. — „Unuiĝu, proletaro!»
Post kiam Riga’a komitato de soc.-dem. partio en la kunsido de 20. aprilo decidis ne festiri la 1. majo kune kun Riga’aj profunioj, — al centra oficejo de la lastaj restis nenio alia ol prepariĝi al demonstracio tute aparte malgraŭ la foresto de parolantoj kaj gvidantoj ĝuantaj deputitan netuŝeblecon, kiujn posedas socialdemokratoj. La 22. aprilo la centra oficejo de R. P. W. petis la lokan administracion permesi la 1-majan manifestiron al Esplenado (centrurba placo) kie ĝis nun la laboristoj konstante kunvenadis dum tiu tago. Ne ricevinte ian respondon la C. O. petis de la prefekto klarigojn, niu lasta ne hezitis sciigi ke Esplenado estos okupita de militistaro paradonta (la burĝoj samtage festas la datrevenon de l’ inaŭgura konstitucia kunveno), tamen li, prefekto, konsentus, se C. O. mencius alian vojiran planon kaj placon. La 28. aprilo frumatene C. O. enmanigis novan planon, elektinte kiel kunvenloko la ĉirkaŭaĵojn apud la «frata tombejo». Malgraŭ tio la prefekto ne ekkuraĝis permesi manifestiron pro jenaj kaŭzoj: al li ne plaĉas la lozungoj de C. O. kaj li „ne posedas» sufiĉan nombron da policistoj. La manifestiro de Riga’aj profunioj ampleksantaj grandan nombron da laboristoj, ne okazis.
Okazis io alia. La 30. aprilo je la 4 h. posttagmeze tuj post ricevo de prefekta respondo menciita, la centran oficejon vizitis policisto, sciiganta ke laŭ telefonogramo de la prokuroro la unuamaja alvoko de C. O. kaj ĵurnalo «Stradneeku Veeniba» (Laborista Unuiĝo) n-o 15 ankaŭ enhavanta la alvokon, estas konfiskitaj. En la manaĉojn de l’ policisto falis nur 30 numeroj, ĉar ĉiuj jam estis dissenditaj kaj disvenditaj. Plue, la saman tagon vespere estis arestitaj 10 plej konsciaj kamaradoj destinitaj por gvidado kaj parolado. Domtraserĉadoj nenion rezultigis. Interalie interese malsaĝaj kaj naivaj estis la demandoj proponitaj al arestitoj dum esploro en politikagentejo: «Kial vi estas notita parolonto, sed ne iu alia?» «Kion signifas la lozungo: Vivu laborista internacio?» «Kion signifas la okazintaĵo ke dum la balotoj al municipalo nelegala komunista Partio subtenis 16. balotliston (la liston de profunioj)?» ktp.
Arestitojn oni liberigis nur la 1. majo je 11 h. nokte, tiele malebligante ilin ankaŭ partopreni okazintajn miting-koncertojn.
Pri solena «festo» de la 1. majo neniu povis pensi. — Mi komprenus tiun staton dum cara aŭ kaizera regado, kiam laboriston oni ne konsideris homo. La tronoj estas faligitaj, la libera demokratio starigita, sed ĉu ŝanĝiĝis io? Ĉu ĉio jam estas atingita? Ĉu la proletaro jam posedas siajn rajtojn? Pro kio «festi»? Ĉu pro akirita okhora labortago? Kie? Mi ne scias. Vi eble diros ke en multaj landoj ĝi estas leĝigita. Bonege, do pro kio en la samaj landoj inter aliaj programpostuloj oni nepre renkontas ankaŭ postulon pri la «8-hora labortago»? Sekve vi ĝin ne posedas. Jen granda nepardonebla krimego antaŭ la tutmonda proletaro de ti-kiuj per siaj predikoj kaj paroloj mallumigas kaj stultigas la cerbojn de malkonscia malfeliĉa popolamaso, treege suferanta, multe pli ol dum cara reĝimo. La demokratio? Mi nur povas konsili al vi, subtenu la kapitalistaron, kreskigu ilian havaĵon, plibonigu ilian bontrovon, fortigu ilajn vicojn kun ĉiuj iliaj ĝendarmoj, policistoj kaj diversaj faŝistaj bandoj, kaj vi ekvidos, ke post nelonga tempo la tuta mondo (kapitalista) stabiligita ekfloros, sed la proletaro? Ho ve, por la lasta restos nur malliberejoj «demokratiaj», aŭ morto. Ĉu vi tute ne rimarkas ke kun ĉiu kresko de la kapitalo paŝon post paŝo forglitas la rajtoj kvankam bagatelaj iam jam akiritaj de la laboristaro? Pri novaj akiraĵoj dum demokratia regmaniero pensi povas nur naivulo aŭ homo, al kiu la sufero kaj mizero de la popolamasoj kaj entute la proletaro estas flanka afero kaj kiu eluzas la malkonscian parton de la proletaro nur por propra bontrovo.
«Proletarioj de ĉiuj landoj unuiĝu» do ne por belaj interparoloj kaj reciprokaj komplimentoj? Ne, kamaradoj, nur por komuna agado, por faroj kaj posta kunvivo. Nun ĉiuj kapitalistaj landoj eĉ la «plej demokratiaj» sub mieno de sen-
— página 4 —
4 — SENNACIULO
armiĝo treege armas sin surtere, sur-submare kaj enaere. Ili konvulsie prepariĝas al nova abomena faraĵo — hombuĉado. Ĉiu ilia argumentaĵo kaj certigo pri senarmiĝo, pri pacemeco estas mensogo. Ĉiu ilia certigo pri solidareco kontraŭ ia komunisma influo kaj danĝero enlande estas trompo. Ili frontunuiĝas kontraŭ viaj fratoj — kamaradoj en oriento, ili celas post renverso de la sola proletaria ŝtato en Oriento, vin subtenanta, vin apoganta, deziranta nenion alian ol la plej baldaŭan liberiĝon de la tutmonda proletaro — ili celas direkti siajn fiagojn kontraŭ vin mem por sufoki, enkatenigi kaj pereigi vin por ĉiam. Kaj se vi ne ekagos, ne unuiĝos, vi pereos. Estas plej urĝa tempo. Returniĝu al vera teorio de Karl Marx kaj Engels, aŭ se vi ĝin malemas, atentu almenaŭ la vortojn de iama utopiisto t. n. Kristo, kiu eĉ diris: «Nek viaj preĝoj, nek kredo vin savos, sed nur viaj faroj» — «la kredo sen faroj estas morta». Komprenu do, kamaradoj kaj unuiĝu, solidariĝu kun viaj fratoj. Ni ĉiuj ja estas idoj de la sama familio, ni ĉiuj havas komunan malamikon, ni ĉiuj celas la samon — la liberigon de la proletaro — la socialismon. Do unuigu viajn disigitajn fortojn, ekiru al via liberiĝo kaj pli bona estonteco! Post venko vi «festos».
Neŭtralulo.
La nova leĝo pri la «kaŝaj asocioj» en Italio
Kiel oni voĉdonas leĝojn en Italio. — La plej gravaj paragrafoj el la nova kontraŭproletara leĝo. — Granda bruo ĉe la loĝantaro pro ĝia akcepto.
La itala deputitaro, per unuanima voĉdono de la 304 ĉeestantaj faŝistaj deputitoj, la 19an de majo aprobis la leĝon proponitan de la ĉefministro Mussolini pri la t. n. «kaŝaj asocioj». La kontraŭregistaraj deputitoj (entute 231) ne ĉeestis la voĉdonadon, ĉar granda parto el ili (la t. n. «Aventino») plu ne ĉeestas la parlamentajn kunsidojn depost la mortigo de dep. Matteotti (10. junio 1924), kaj la aliaj (t. e. komunistoj kaj liberaloj) estis decidintaj ne partopreni tian voĉdonadon. Dum antaŭa kunsido, la ĉefministro klarigis, ke nura celo de la leĝo estas kontraŭbatali la framasonaron; sed efektive, certe oni uzos ĝin ankaŭ (aŭ precipe?) kontraŭ la proletaraj partiaj kaj sindikataj organizaĵoj. Nun la leĝo estas voĉdonenda de la Senato, kaj subskribenda de la reĝo: post tio ĝi ekefikos. Jen estas iomete mallongigita tradukaĵo de tiu reakciega leĝo:
«Art. 1. — Ĉiuj kaj ĉiaj asocioj ekzistantaj en Italio kaj en ĝiaj kolonioj, estas devigataj sciigi la policistaron pri siaj regularo, anaro, estraro, celoj kaj agadoj, tuj kiam la policistaro demandos ilin pri tio pro kaŭzoj rilatantaj la publikajn ordon kaj sendanĝerecon.
Tiajn demandojn devas respondi la asociaj centraj kaj sekciaj estroj post ne pli ol du tagoj: malokaze, oni punos ilin per almenaŭ trimonata malliberigo en arestejo kaj per monpuno de dumil ĝis sesmil italaj liroj (unu liro egalas nun ĉirkaŭ 0,20 svisajn frankojn).
Se oni donas sciante neverajn aŭ neplenajn informojn, la malliberigo estos pli severa kaj daŭros ne malpli ol unu jaron, kaj la monpuno estos de kvinmil ĝis tridekmil liroj, kune kun kvinjara malpermeso pri la publikaj oficoj.
Se la sciigoj malestis, aŭ se ili estis neveraj aŭ neplenaj, la provincestro (itale: prefekto) rajtas eksigi la asocion.
Art. 2. — Krom la enhavo de art. 1, ĉiuj kaj ĉiaj oficistoj kaj laboristoj de la ŝtato, de la provincoj, de la komunumoj, kaj de ĉiaj institucioj laŭleĝe zorgataj de la ŝt., prov. kaj kom-umoj, kiuj (oficistoj ktp.) apartenu al asocioj eĉ nur parte kaŝaj aŭ kies anoj estu iel devigataj je la sekreto, estas eksigataj el siaj oficoj. Demandite de la ministro aŭ de la provincestroj, tiaj oficistoj ktp. estas devigataj diri ĉu ili estas aŭ estis (!!!) anoj de iu ajn nacia aŭ internacia (eksternacia) asocio.
Tiuj, kiuj ne respondis tian demandon post du tagoj, estas senoficigataj kaj sensalajrigataj dum ne malpli ol dekkvin tagoj kaj ne pli ol tri monatoj.
Tiuj, kiuj sciigis malvere aŭ neplene, estas sensalajrigataj dum ne malpli ol ses monatoj.»
La teksto de art. 1a estas la originala de la ĉefministro: la nuna, akceptita teksto de la art. 2a estis proponata de la katolika deputito Martire, kaj estis aprobata de la ministroj. Kompreneble, la aprobo de tiu leĝo vekis grandan bruon en Italio, ne nur inter la gelaboristaro, sed precipe inter la demokrata kaj liberala malgrandburĝaro, el kiu konsistis en 1922 la ĉefa subtenantaro de la faŝismo!
Sennomulo
TRA LA KLASBATALO
En Bulgario estas ekzekutitaj la tri mortkondamnitoj, kiuj laŭ diro de la akuzo partoprenis la atencon en la katedralo de Sofio. Multaj aliaj k-doj en diversaj urboj de la lando estas mortkondamnitaj de la tribunaloj. La burĝa gazetaro de Eŭropo silentas.
En Algeciras, hispana havena urbo, okazas striko de havenlaboristoj, kiu celas kontraŭ la ekspedicio en Maroko. La militista aŭtoritato sendis teknikajn trupojn.
En la japanaj ŝpinejoj de Tsingtau la laboristoj strikas. La japana registaro sendis du kanonboatojn al Tsingtau! Laboristoj estis forpelitaj de la fabrikoj de ili okupitaj, per militistaro. Kelkaj mortintoj.
En la angla Mossul-teritorio eksplodis ribelo, dum kiu la anglaj trupoj havis gravajn perdojn. Kelkaj britaj aviadiloj estis terenpafitaj.
En la valo de Maroŝ (Rumanio) la lokaŭtitaj segejlaboristoj pro la teruraj persekutadoj post deksemajna sangoplena lokaŭto reekkomencis la laboron laŭ 10-hora labortago. (1762)
Iom pri nuna stato en Finnlando
La efikoj de l’ alkohol-malpermesa leĝo. — Kaŝvendistoj de alkoholo. — Severaj punoj. — Nekonsciaj laboristoj. — La salajroj de l’ laboristoj. — La prezoj de l’ vivbezonaĵoj. — La lingva problemo.
Kiel eble kamaradoj scias, estas en Finnlando malpermesa leĝo por alkoholaĵoj. Do neniu povas vendi aŭ posedi alkoholdrinkaĵon. La leĝo estas iom severa. Ĉar se oni trovas alkoholaĵojn en aŭtomobilo, kvankam eĉ nur unu malgrandan boteleton, tuta veturilo estas konfiskata kaj ties posedanto arestata. Kaj la posedanto de veturilo, krom perdo de sia veturilo, povas ricevi longdaŭran areston. Ankaŭ tutaj ŝipoj estas konfiskitaj de ŝtato. Okazis, ke iu virino havis specialajn poŝojn en sia jupo por portado de kanistroj¹). Oni kondamnis ŝin en arestejon, kaj la jupo estis konfiskita de ŝtato. Sed ĉu tiu ĉi severeco portas fruktojn? Preskaŭ tute ne. Ĉar en ĉiu vilaĝeto, eĉ ne parolante pri urboj, svarmas kaŝvendistoj kunportante sian komercaĵon en kvantoj iomete rimarkindaj. Kaj ties prezo varias je ĉirkaŭ 100 mk.²) po litro.
Iu eble demandus, kiel tio ĉi estas ebla? Nu, ĉar granda parto de la finna popolo estas favora al kaŝvendistoj, tio povas okazi. Ankaŭ okazis, ke mem policanoj vendis alkoholaĵojn. Ankaŭ inter laboristaro estas multaj uloj, kiuj ne scias la signifon de malpermesa leĝo kaj tiel premas la kolon de sia propra klaso, tute forgesante, ke estis laboristaj parlamentanoj, al kiuj apartenas la merito pri tiu leĝo, sep reprezentantoj de ilia propra klaso.
Ankaŭ kelkajn vortojn pri salajra stato: Nuntempe segej-laboristo (la segejoj estas plej multnombraj en lando) havas kiel mezan salajron (en kontrakto, po laboro) 5,0 mk. pohore kaj laboristinoj 3,0 mk. pohore. Laboristo, havanta nur pohoran salajron, ricevas 3,75—4,0 mk. pohore, virinoj 2,0—2,50 mk.
Prezoj de vivbezonaĵoj proksimumas la sekvantajn:
1 kg da seka pano . . . . 7,0 mk. finn. 1 litro da lakto . . . . . 2,25 „ „ 1 kg da bovoviando . . . 8,0 „ „ 1 „ „ porkviando . . . 18,0 „ „ 1 ovo . . . 1,25 „ „ 1 kg da sukero . . . . . 10,0 „ „ 1 „ „ salo . . . . . 1,0 „ „ 1 „ „ butero . . . . . 28,0 „ „ 1 „ „ margarino . . . . 18,0 „ „ 1 „ „ kafo . . . . . 26,0—30,0 mk. 1 paro da ŝuoj . . . . . 130,0—175,0 „ 1 „ „ botoj 200—250, bonaj 300,0—400,0 „ 1 vesto . . . . . . . . 500—1000 „ Luo por unu malgranda ĉambro 100—150 po monato.
Multaj segejoj donas ĉambron, lumon kaj hejtaĵon senpage. Senlaboreco estas granda, sed ĝi povas iom faciliĝi dumsomere pro nun okazanta eksporto de lignaj produktaĵoj.
Ankaŭ nun estas en tagordo lingva problemo, kvankam plej grandparte inter bur-
- Apartaj ladaj ujoj.
- 100 finn. markoj egalas 2½ dolarojn.
— página 5 —
SENNACIULO
5
ĝaro. Finnlando nome havas du lingvojn, finnan kaj svedan. Sed finnoj havante plimulton iom preferis sian lingvon kaj tiel kaŭzis la malkonsenton. Tiaj lingvaj fanatikuloj bezonus grandan porcion da sennaciismo. Vojaĝemulo No. 695.
DISKUTEJO
Sur la vojo al unueco
Celo de l’ reformo
Ne ekzistas specialaj organizaĵoj por propagandi la aplik-necesecon de l’ elektro, vaporo, aviado, kooperacio, sporto. Ties utileco estas nun de ĉiuj agnoskita. Neeviteble alvenos tempo, kiam la utilo de esperanto-apliko estos tiom konvinkiva, ke ni plu ne bezonos specialan propagand-organizon. La proletaro ja subtenos kaj aplikos Esperanton kiel ĝi nun subtenas kaj partoprenas kooperacion aŭ sporton. Kaj tia «mondlingva movado sen propagandaj specialaj asocioj» devas esti de hodiaŭ nia celo. La malapero de disaj land-asocioj kaj fondo de propagand-sekcioj el SAT-anoj estas transira ŝtupo al tia organiza formo. La poresp. laboro fariĝas la akcesora parto de l’ peresperanta. Kiel ĉiu arbo havas sub tero radikojn, same SAT havos ĉiuloke porvarbajn sekciojn, kiuj nutros la asocion per freŝaj fortoj.
La reformo estas do tute natura etapo sur la evolu-vojo de nia juna movado.
La reformo estas des pli necesa, ke ĝi permesos pliintensigi la SAT-laboron.
Ja de nun ĉiu nov-varbita k-do devos tuj aniĝi al SAT (kiel membro — subt. aŭ asp.) — Do, tio ke ni ĉiun varbos al SAT mekanike elvokos tion, ke ni devos kaj nur eblos limigi nian agadsferon ekskluzive je la klasbatalemaj internacie pensantaj rondoj.
Ni havos vicon da avantaĝoj:
samtempa propagando pri Esp.o kaj SAT;
plilarĝigo de l’ SAT-anaro, la kondiĉo necesa por ke SAT povu normale agadi kaj senĉese utili al proletaro;
unuanimeco kaj solidara laŭplana agado de ĉiuj revoluciaj esp.istoj kune.
Dank’ al tio la por- kaj per-esp. laboro estos harmonie ligita kaj ne ekzistos plu abismoj inter niaj diversaj agad-regionoj.
Kiel ni faros la reformon?
La nova organiz-formo ne pekas kontraŭ la statuto de SAT. Ja al neniu estas malpermesite fondi interkonsente kian ajn fakon (kondiĉe ke ties celoj ne estu direktitaj kontraŭ SAT).
Do niaj propag. sekcioj estos tute vivrajtaj. Ili ja estos kolektivoj de SAT-anoj libervole organizintaj sin por propagandi kaj instrui sur la lingvoregiona skalo, por varbado al SAT, kie estas ebla la tuja praktika apliko de Esp.o.
Sed ĉu ni eblas ĉie rapide efektivigi la reformon?
— Kompreneble, ne.
Estas diversaj land-kategorioj:
I. En Hungario, Rumanio, Bulgario kaj similaj estas dubinde, ĉu ni povos tie ion fari, ĉar SAT estas tie persekutata.
II. En Britio, Ameriko, Italio, Portugalio, Finnlando kaj aliaj landoj, kie ne ekzistas naciaj propag. gazetoj (de labor. esp.istoj) kaj kie la land-asocioj ne estas tro fortaj, la fondo de propag. asocioj povas okazi treege facile. Sufiĉas ke SAT-anoj de l’ resp. lando decidu pri la reformo, varbu al SAT tiujn esp. laboristojn, kiuj ne estis ĝis nun en niaj vicoj, kaj post kelkaj semajnoj la reformo estos farita.
Eble, ke la sekcioj (ili estas treege facile organizeblaj, ĉar la aniĝo estas mekanika, ne postulas specialan kotizon) aperos en multegaj regionoj, kie estis neniaj landasocioj de lab. esp.istoj.
III. En regionoj franc¹)-, german-, ruslingvaj kaj sim., kie ekzistas relative pli fortaj land-asocioj ol en aliaj lokoj, oni ne povos, eble, tro rapide efektivigi la reformon. Estos granda laboro farenda:
bone klarigi al ĉiuj ne-SAT-anaj klasbatalemaj labor. esp.istoj, kial ili nepre devas SAT-aniĝi, kaj iom post iom varbi ilin al nia asocio;
klarigi al multaj k-doj kial SAT’on ne povas anstataŭigi iu «Internacio» esp.-ista. Ja la mondlingvo faras tute malnecesa la konservon en niaj vicoj de la laŭnacia divido. Inter samlingvanoj ne povas esti laŭnacia divido. Se al kelkiuj ne plaĉas la sektor-sistemo, ili proponu kion ajn alian, sed ne naciistaĉan organizmanieron.
laŭ la bona «propono de l’ redakt. de «Esper. Hejme» k-do Lidin (eldirita rilate al SEU, sed taŭga ankaŭ aliloke), voĉdonigu la SAT-anoj en ĉiuj grandaj land-asocioj, ke SAT-anoj rajtu mekanike senkotize²) aliĝi al porvarbaj land-asocioj. Ja ili kotizas, aĉetas literaturon, abonas «S-ulon» kaj «S. R.» Ili jam havas multajn elspezojn kaj oni ne povas ilin devigi nepre kotizi (t. e. samtempe aboni la nacian gazeton). Nur por la ne-SAT-anaj membroj de l’ land-asocioj la plena kotizo (t. e. kun abonpago inkluzive) estu deviga. Se la asocioj bone altiros ĉiam novajn kaj novajn abonantojn, la gazetoj eblos pliue normale aperi kaj disvastiĝi.
Do ni vidas ke en ĉefaj landoj, la reformo povas esti efektivigata ne subite, sed laŭgrade: komence SAT-anigi la tutan anaron de l’ resp. land-asocio (aŭ ties klasbataleman parton) kaj post tio la fondo de propag. sekcio ne estos tro malfacila.
Nur SEU estas specifa organizaĵo. Ĝi ne estas ekskluzive porvarba, sed havas kroman taskon laŭ sia statuto: informi kaj propagandi por Sovetio. Sed tia laboro povas esti plenumata per komun.
- Pri Francio legu en S.-ulo 34 (Kron.)
- Aŭ pagante nur koston de l’ membrokarto kaj por poŝt-elspezoj.
frakcio (kun la helpo de eksterpartiulaj Soveti-amikoj) aŭ per proponita de ni pasintjare («S. R.» — jul. 1924) sovetiista (ne sovetia nure) fako el ĉiulandaj volontuloj.
Ĉu SAT povas esti la kerno?
Preskaŭ ĉiuj k-doj konsentas ke ni bezonas unuigon de nia movado, sed ne ĉiuj konsideras SAT kiel taŭga por tiu celo.
K-do 2921 prave diris, ke la kaŭzo kuŝas en tio, ke multiuj vidas en SAT malperfektaĵojn. Tial la demando pri SAT-plibonigo, se ĝi estos bone solvita, eblas bone influi je la problemo pri reformo de nia propagand-organizo.
Ju pli SAT estos perfekta, des malpli restos da kialoj por rifuzi unuiĝi ĉirkaŭ ĝi.
Mi ne ripetos tion kion diris k-do 2921. Lia plano estas (krom 1—2 detalaĵoj) tute bona. Li rekomendas racian aranĝon por ke ne estu ĉe ni burokratismo (duonjara tempo por ĝenerala voĉdonado, ekzemple).
Sed pli ol ĉio akriĝis la politika demando en SAT. Estas tro frue, por ke ni eblu nin organizi laŭtendence. Do, necesas resti en la unikfronteca organizaĵo k. labori ĉiuj solidare k. fratece. Nerevoluciajn laboristojn ni en SAT ne alprenos, sed ni devas ĉion fari por ke ĉiuj klasbatalemaj k-doj havu en SAT samajn rajtojn, ne havu kialojn plendi pri maljustaĵoj aŭ io simila, ke ili bone varbu ĉiuj inter siaj rondoj, laborante «ĉiuj por ĉiu, ĉiu por ĉiuj». Tiam SAT evoluos rapide k. senkatastrofe.
Por tio estas proponate:
I. Urĝe (ne pli malfrue, ol en junio) la Direkta Komitato kreu per la Ekzekutiva Komisiono unuecfrontan redakt-komitaton, kiu konsistu el la reprezentantoj de ĉiuj (3?) ĉefaj tendencoj politikaj en SAT kaj estu respondeca de l’ ideologia vidpunkto pri la enhavo de «Sennaciulo» kaj verkoj de l’ eldon-kooperativo. Ŝajnas oportune, ke la komisionon elektu la plej grava SAT-grupo (Leipzig) kaj ke ĉiujn membrojn ĝiajn aprobu la estraro de l’ resp. tendenco (kom., s. d. frakcio, ISAB). La komisiono laboros 1-2 horojn po-semajne, decidante kune kun la redaktoro pri la presota materialo de l’ kuranta N-ro de „S».— La redaktoro estos denun respondeca por la gazeto nur de l’ teknika vidpunkto.
II. La Kongreso en Vieno nepre debatu la demandon pri la rajtoj de l’ tendencaj fakoj: kion la fakoj rajtas fari, kion ne, ĉu la fakoj rajtas eldoni aŭ ne tendencajn foliojn k. cet. eldonaĵojn per sia propra mono (de l’ fako). Ja la sukcesoj inter sampartianoj dependas de tio, kiel funkcios niaj fakoj.
La aranĝo de necesaj reguloj k. solvo de l’ demando pri inter-tendencaj konfliktoj permesos al ni likvidi la malbonan atmosferon, ŝvebantan nun en SAT-anio. — Ĉiuj estu sinceraj k. laboremaj. Ĉiuj donu siajn proponojn k. helpu unu la alian por reekfunkciigi la asocion kiel decas.
— página 6 —
SENNACIULO
6
El la propono de k-do 2921 ne estas aprobindaj kelkaj detalaĵoj:
- estas dume pli oportune ke la DK estu reelektata ne ĉiujare, sed 1 fojon por 2 jaroj. Ja en nia asocio estas malfacile fari sur tutmonda skalo ĉiujarajn rebalotadojn.
Estas neeble, ke ĉiu sektoro dume elektu siajn kandidatojn al DK. Alvenos tempo kiam la sektoroj bone funkcios (sektoran patriotismon oni ne timu; ĝi ne estos danĝera!), sed nuntempe, el la ĉefaj sektoroj (1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 30) nur 4—5 kapablas aranĝi memstarajn elektojn. Do ni dume konservu la ĝis nunan balot-manieron. Tamen estos pli demokratece, se la sektoro, kie troviĝas, ekzemple, pli ol 250 SAT-anoj, rajtos je pluaj 1 DK-ano kaj 1 ekstra DK-ano por ĉiuj 250 k-doj laŭ ono de 250, t. e. por 500—750: po 3, 750—1000 po 4 ktp.)
- ne estas racie ke materialo-interŝanĝon peru Centrejo de informservo. Se la informejoj senpere interŝanĝos materialojn, ili (la materialoj) estos pli freŝaj, pli interesaj.
Necesas noti ke la informservo povas esti fondita jam hodiaŭ. Ne gravas ke ĝi komence estos iom «miniatura». Ja niaj organoj: gazeto, kooperativo, ankaŭ estis komence malgrandsignifaj, sed poste iom plifortiĝis.
* * *
La unueco estas facile atingebla, se ĉiuj ĝin deziros kaj se ĉiuj ankaŭ deziros solidarecan kamaradan kunagadon de klaskonsciaj mondlingvanoj.
Ĝi eblas alporti multajn fruktojn se ĉiuj tuj reeklaboros kun nova energio, nova entuziasmo. Sed estas necese, ke ĉiuj k-doj estu plene amikecaj unuj rilate al aliaj, ke ili ĉiun proponon kaj ĉiun elpaŝon studu kaj funde pripensu. Kaj, estu certaj, ni havos tiam la bazon de pluaj sukcesoj.
La Viena kongreso havigos la okazon kunvenigi, eble, konferencon de ĉiuj SAT-anoj-propagandistoj kie oni debatu pri la reformproblemo.
Kamaradoj! En unuiĝo estas forto!
Agu, ne forgesante tion!
Vivu la unueco! V. Kolĉinski.
K-doj! Studu plej funde la problemon. Ne kontentiĝu je la simpla elmontro de via aproba aŭ malaproba rilato al la reform-afero. Proponu ĉion, kion vi konsideros utila. Dum la diskutado elŝoviĝos multaj aprobindaj proponoj. Ja jam aperis du interesaj proponoj:
la unua (de k-do Lidin kaj Kazan’a Gubern. Komitato de SEU) pri la duma mekanika (senkotiza) aniĝo de SAT-anoj al naciaj org-ĵoj (taŭgas dume, ĝis la reformo);
dua — pri tio, ke la kotizo por aspirantaj kaj subtenantaj individuoj estu altigita je 25—30 %, sed ke anstataŭ la jarlibro ili ricevu organon ĉiumonatan de resp. propagandsekcio; la subten. org-ĵoj ricevu jarlibron kaj propagand-gazeton. Ĉi aranĝo nuligus la timojn de multaj k-doj, kiuj atendas ke la unueca kotizo likvidigos la nac. propag. gazetojn. V. K.
VARBU POR VIA GAZETO!
SAT-konferenco de Rejnlando
okazis la 24. majo en Leichlingen je invito de la SAT-grupo Solingen. Malgraŭ la malbela vetero 80 gekamaradoj el Düsseldorf, Köln, Essen, Elberfeld, Barmen, Hilden, Leverkusen, Wiesdorf, Leichlingen kaj Solingen estis ĉeestantaj.
K-do Wengenroth-Solingen malfermis la kunvenon je 10a horo. K-do Remers-Düsseldorf estis elektita kiel prezidanto, k-do Cierpka-Köln vicprezidanto, k-do Palm-Solingen kiel sekret-protokolanto. La tagordo enhavis 5 punktojn: 1) Viena kongreso, 2) Aliĝo de LEA-esperantistaro al SAT, 3) SAT kaj Esp.-karteloj, 4) Lingvaj demandoj, 5) Diversaĵoj. Je la unua punkto k-do Gläser-Solingen pledas por kompleta vortarego, pri kiu la Kongreso diskutu. K-do Petersen-Köln proponas, ke ĉiu SAT-membro estu devigata
[BILDO p.6 | 38,31,93,59] Foto de la domo de la proletaria turista unuiĝo «La Naturamikoj» en Leichlingen: duetaĝa domo kun fenestraj ŝutroj, flanka aldonaĵo kun tegmento kaj arboj ĉirkaŭe.
LEICHLINGEN (Rejnlando): Hejmo de la proletaria Turista Unuiĝo «La Naturamikoj».
aboni Senn. Ĉi tiu propono kaŭzas longan diskuton. K-do Cierpka parolas kontraŭ la ŝanĝo de la statuto. K-do Remers kontraŭparolas, ĉar SAT ankoraŭ estas juna kaj ne matura movado. Fine jena propono estas akceptita de ĉeestantoj:
Rilate al la abondevo de aktiva membro ĝustige estas anstataŭenda en la Statuto la vorto «Senn. Revuo» per «Sennaciulo».
K-doj Cierpka kaj Klopfleisch plendas pri la fratbatalo diversfrakcie kaj pri la apartaj kunvenoj de frakcioj dum kongreso.
K-do Petersen konsentas, sed konstatas, ke la frakcioj estas fonditaj por enkonduki Esp. en la internaj rondoj. K-do Klopfleisch opinias, ke S-ulo enpresas tro malmulte da artikoloj de socialdemokratoj. K-do Petersen diras, ke redaktoro de S-ulo nur povas enpresi artikolojn, kiujn li ricevas. K-do Remers opinias, ke SAT-kongreso ne plu estas necesa, ke sufiĉus, se ĉiujare nur kunvenus la administrantoj, sektorestroj ktp. K-do Petersen proponas, ke la proponoj, kiujn malakceptas la kongreso, ankaŭ estu prezentotaj al la Sat-anaro. Post longa debato jena propono estas post transformo akceptita de la konferenco:
SAT-konferenco de Rejnlando en Leichlingen deziras, ke estonte partipolemikaĵoj inter la SAT-movado estu forigotaj. SAT montru proletarian unuecfronton. Partifrakcioj agu nur ekstere de SAT. Krom tio la kunveno konsilas al la redakcio de S-ulo, ke la materialo aperonta en S-ulo estu nepre objektiva; rilate al strikraportoj aŭ similaj oni nur menciu, se eble, la koncernan gvidantan organizaĵon de ĉi-striko.
Punkto 2-a. K-do Petersen parolas pri aliĝo de naciaj Esp-organizaĵoj al SAT. La konferenco post diskuto forsendas salutskribaĵon kun dezirespnimo al la plenestrarkonferenco de LEA kiu okazos pentekoston en Leipzig.
Punkto 3-a. SAT- kaj Esp-karteloj.
K-do Cierpka: La SAT-anoj de Köln aliĝis al Esp-Kartelo, kiu konsistas el 4 laboristaj kaj 1 burĝa grupo. Celado de la kartelo estas reciproka helpo, estas tute indiferente kiamaniere, ĉefe en propaganda kaj mondemando.
K-do Petersen: Komunan vesperon kun burĝuloj ni neniam faris, danĝeroj en la rilato al klaskonscio ktp. ne ekzistas.
K-do Burger-Essen diras, ke ili en Essen per la kunlaboro de la neŭtralaj kaj katolikaj grupoj sukcesis enkonduki Esp. en la senkonfesiajn lernejojn. Essen-anoj en la monkaj propaganddemando ne kunlaboras kun la burĝuloj.
K-do Petersen rekomendas, ke la SAT-grupoj en urboj, en kiuj ili havas la plimulton, kunlaboru kun la burĝuloj, sed nur se ili scias ke ili havos profiton el tio.
Punkto 4-a. K-do Gläser-Solingen parolas pri la novaj silaboj¹) kaj proponas, ke la kongreso diskutu pri ĉi afero.
K-do Klopfleisch parolas pri la evoluo de Esp. al Ido. Oni ofte mokante devas aŭdi de la idistoj: «Nu, vi ja prenas la silabojn el Ido».
K-do Remers: Ni ne elĉerpas el Ido, sed el la Internacia lingvaro. Ido ja ĉefe konsistas el Esp.
Punkto 5-a. Sub ĉi-punkto k-do Klopfleisch kaj k-do Bossinger-Solingen parolas pri Olimpiado en Frankfurto. Ili deziregas, ke multaj SAT-anoj venu al Frankfurto, ĉar ni per tio ricevos grandan influon inter la sportularo.
Fine k-do Wieditz-Elberfeld interese disertacias pri la temo: Esp. kaj Radio. La ekstrakto de lia parolado estas, ke por la klaskonscia proletaro Radio nun (escepte Rusio) ne havas realan valoron. Je la 4a horo k-do Remers fermis la konferencon.
Por la konferenco: La sekret.-protokolanto Fritz Palm.
- Afiksoj, finaĵoj? — Red.
— página 7 —
SENNACIULO
7
KRONIKO
Jugoslavio
Split. Ĵus finiĝis dua ĉi-jara lab. kurso, kiun bonsukcese finis 27 gek-doj. Dum lernado la gelernantoj estis sennacieca edukitaj de imitinda kursgvidanto k-do M. A. kiu daŭrigas perfektigan kurson. SAT-grupo estas ne fondebla pro grandskale reganta teroro de nia kanajlaro.
Pro granda mizero kaj senlaboreco ne povos ĉeesti granda nombro da partoprenantoj ĉe nia V. en Vieno, sed oni decidis sendi delegiton.
Neniu lab. institucio, eĉ tiu la plej kultura k. humana ekzistas legale. Al disvastigado de esp-o inter laboristaro oni submetas ĉiuspecajn barojn. La «Sennaciulo» ne venadas regule, ĉar kelkfoje kuŝas ĉe la poŝto 14 tagojn, oni disŝiras vindpaperon, cenzuras kaj laŭvole forportas n-ojn.
Laŭ tio, kaj laŭ miloj da ekzemploj, «leĝo garantiinta sekreton de la poŝto kaj leteroj» ne ekzistas, aŭ valoras samtiel kiel ĉiuj burĝaj leĝoj kaj institucioj. Adriatikuloj.
Sovet-Unio
Blagoveŝĉensk sur Amur (Siberio). La loka esp-ista rondeto de 5.—7. aprilo aranĝis esp-ajan ekspozicion, kiun vizitis 249 personoj. Plejmulto de vizitantoj interesiĝis pri korespondaĵoj el 34 landoj de ĉiuj kvin partoj de la terglobo, pri revoluciaj eldonoj de SAT kaj SEU, pri «S-ulo» kaj aliaj similaj eldonoj, kies kvanto superis 500. Je la unua tago de la ekspozicio aperis 1-a n-o de murgazeto «Ruĝa Esperantisto», pri kiu loka gazeto «Amura Vero» donis bonegan recenzon. 14. aprilo, okaze de 8-jara datreveno de morto de Zamenhof, oni aranĝis funebran kunsidon. La rondeto aliĝis al SEU. 15. aprilo en Intersindikata Klubo malfermiĝis kursoj kun 47 p. Instr. k-do Borisoglebski. 1. majo aperis 2-a n-o de «Ruĝa Esp-isto». 2. majo oni malfermis esp. rondeton en Intersind. Klubo, kie oni povas vidi ĉiujn novajn lab. ĵurnalojn, ruslingvajn propag. librojn, diagramojn kaj eĉ standardojn de SEU kaj SAT. K-do Borisoglebski tradukas el S-ulo por la div. gazetoj de l’ distrikto.
Kremenĉug. Esp. enpenetras mason malrapide sed forte. Ni ricevas div. leterojn el vilaĝoj kaj vilaĝegoj de vilaĝanoj, instruistoj, kun peto alsendi esp. lernolibrojn, plakatojn, flugfoliojn ktp. Ni intencas nun eldoni ukrainlingvan broŝuron pri SAT kaj esp-ismo. Ĉio jam estas preta, kaj baldaŭ ĝi aperos. El Glavprofobr de Ukrainio (Centra Fako de Prof. Klerigado) Kremenĉugaj lernejoj ricevis cirkuleron en kiu estas skribite, ke Glavprofobr rekomendas lerni esp-on, ĉar ĝi estas pli taŭga por proletaro ol aliaj lingvoj. Eĉ sur bordo de Dnjepro Kremenĉuganoj vidas du boatojn kun surskriboj «Esperanto» kaj «Sago» esp-lingve, kaj tio impresas. 1122.
RECENZEJO
Gazetoj
Represis el S-ulo: Ruhr-Echo, Essen, 19. 5., Sind. movado (S. 32), Arodneeku domas, Riga, 16. 5., Vivkostoj en Anglio (S. 25), Nova milito prepariĝas (S. 29), Amurskaja Pravda, 26. 3., La civilizacio kaj sklaveco (S. 21), Teroro en Bulg. (S. 23), Martakoĉ, Tiflis, majo, Litovio (S. 30), Turnventego en Usono (S. 30).
Libroj
International Radio Manual, de H. A. Epton. Eld. The British Esperanto Assocn., Inc., 17, Hart Street, London W. C. 1. 80 paĝoj. Formato 10½×16, kartonita. Prezo necitita.
Rapidkurso por anglalingvanoj, speciale por radio-aŭskultantoj. Konciza gramatiko. Ekzercoj kun «radio»-teknika enhavo. Angla-esperanta kaj Esperanta-angla radio-vortlistoj. Radio-simboloj. Ĉefaj radiostacioj de la mondo. Uzataj mallongigoj en radio-interrilatoj. Esperanto-movado kaj radio ktp.
GRAVA ENKETO: SAT-ANOJ HELPU
Laŭ raporto de la Ligo de Nacioj, la ĉefnacioj dum la lastaj tri jaroj eksportis militilojn, krom militŝipoj kaj aeroplanoj, je valoro de 45 000 000 £. El tiu kvanto Usono eksportis por 15 000 000 £ kaj Britio por 14 000 000 £. La ĵus finita Konferenco en Ĝenevo ne sukcesis eĉ kolekti precizan informon. Kompreneble SAT-anoj ne kredas, ke la militilkomercistoj kaŭzas militon, kiun nature kreskigas kapitalismo en ĝia imperialista periodo. Sed simile kiel la alkoholfaristo profitas el la brutigo de homoj, la militilproduktistoj akrigas la naciismon kaj ĵaluzon de la malsaĝa amaso ĉiulanda.
Antaŭ la milito Liebknecht kaj aliaj malkovris la veran internaciismon de la militiltrustoj. Kiam ekzemple oni povas montri, ke torpedoj fabrikitaj per brita kapitalo mortigis multajn maristojn britajn dum la milito, oni ekpensigas aŭskultantaron. Kaj mi opinias — kvankam la afero ne pliboniĝus se la ŝtatoj mem fabrikus la militilojn — ke per tiaj faktoj ni povas malfermi okulojn al multaj. Tial mi petas, pruvu la utilecon de Esp. en tiu ĉi grava afero:
Sendu informon pri la komerco en militiloj. Ĉu via lando eksportas aŭ ne? Ĉu la firmoj interrilatas kun alilandaj produktistoj? Dokumentoj, libroj, eltranĉaĵoj el ĵurnaloj tre valoras.
Observu la rilatojn inter la mortigilaj firmoj kaj la ĵurnalaro kaj raportu detalojn de kunago en la disvastigo de famoj ktp.
Sekretoj de la Belgrad-a Kamariljo
2] (Daŭrigo)
La atencontoj estis tri volontuloj el tiama Aŭstrio, al kiuj la generalo Petar Živković propramane elpagis 20000 ordrahmojn, kiel atencrekompencon kontraŭ D. Apis. Post la atenco ili estus ekveturantaj Albanion, pere de internministra aŭto gvidata de policisto Dušan Nikolić, el kie ili estus sendintaj leteron al la serba armeo, pri la mortigo de D. Apis.
La unua provo maltrafis, ĉar unu el la volontuloj sciigis D. Apis’on, ke li ne iru tiuvoje ol loko kie li devis dejori kiel stabĉefo de la tria armeo.
Pri tio ĉi ekzistas skriba dokumento de la volontulo kun precizaj projektoj.
Alia provo: Politika proceso. Ĝi estis plenumita jene: La Ministra Konsilantaro, en kiu, krom radikaluloj estis ankaŭ la demokratoj Davidović, Drašković kaj Marinković, kiuj kiam estis vorto pri indulgo de D. Apis elvokis bruon kaj abdikis je regado, decidis la 6. 10. 1916, laŭ referencoj de interna ministro Ljuba Jovanović kaj milita ministro Terzić, ke la «N. M»-anoj estu arestataj pro la «intencvola» transdono de la Salonika Fronto al la aŭstri-germana militistaro.
Dum 10.—20. de l’sama jaro kaj monato eĉ la simpatiantoj de la „N. M.» estis arestitaj.
Serba registaro, tuj post aresto, eldonis oficialan komunikon, kiun la tuta eŭropa ĵurnalaro siatempe presigis. Ĝi tekstis jene: La oficiroj apartenantaj al la „Nigra Mano» estas arestitaj, ĉar ili volis transdoni la salonikan fronton al la aŭstri-germana militistaro.
Kompreneble ĉi-akuzo estis mensoga, ja, pri ĝi dum juĝa diskutado neniu vorto estis dirita. La komunikon ili bezonis por ke ili ricevu la sendependan agpermeson, tial ke la antanto havis ĉefdirektadon.
Post kiam tiama reganto Aleksandro, Blanka Mano kaj radikala registaro ricevis sendependan agpermeson, ili elpensis pri iu nek vidita nek ĝis tiam aŭdita atenco kontraŭ la reganto okazinta la 29. VIII. 1916.
Helpe de ŝtatperfida akuzo kaj elpensita atenco ili sukcesis mortigi Apis-on.
Tri kialoj ilin instigis mortigi la N. M.-estron. Unue: sincera, spiritforta, kaj kuraĝa monarkia kontraŭulo li estis; due: li organizis la sarajevan atencon; trie: pro la timo, ke li ŝarĝu ilin pri tio, ke ankaŭ ili sciis pri la atenco.
Kio rilatas la unuan kialon, mi diris, ke Apis sin deklaris respublikano jam komence de la batalo je „antaŭeco». Dua kialo por Pasić estas jena:
«La centraj ŝtatoj fine de 1919[?] sur ĉiuj frontoj faris ofensivon, kiu esperigis ilian venkon.»
Tial Pasić tiam havis la interligon kun Aŭstrio (malkovro de Sixtus de Bourbon) kaj mortigis Apis-on, kies liveron Aŭstrio estus postulanta en okazo de venko. Laŭ tio la trian kialon ili defendis.
Li — ĉefa faktoro — estus povonta esti ĉefatestanto kontraŭ la reĝo kaj Pasić.
Stojan Protić tion jam publike asertis kaj polemikante kun la angla publicisto Scotus Viator eĉ li konfirmis. Kiam la publicisto al li «subnazigis», ke ili neleĝe procedigis la proceson kaj sen iu kulpo mortigis Apis-on, li respondis: Ekzistas skriba dokumento kiu malpostulas lian indulgon. Post milito li tion represis en «Radikal».
La skriba dokumento estas konfirmo, flanke de Apis, ke li organizis la sarajevan atencon, kaj en ĝi enestas la nomoj de ti-kiuj sciis pri la atenco.
En la preparlaboroj, de la ambaŭ eksponitaj kazoj rekte partoprenis reĝo Aleksandro, Pasić kaj Ljuba Jovanović.
Rilate la reĝon atestas lia letero sendita al generalo Petar Zivković, en kiu estas legeble, ke, senkondiĉe, Apis devas esti mortkondamnita.
(Finota)
— página 8 —
SENNACIULO
8
Utiligon kaj resendon (se necesas) garantias M. Starr (488), 25 New St., London SW. 1.
Internacia konferenco de la Eksmilitintoj en Köln 27.—28. junio 1925
La Internacio de Eksmilitintoj kaj Militviktimoj petas nin pri enpresigo de jena raporto:
La Internacio de Eksmilitintoj kaj Militviktimoj kunvokas konferencon internacian al Köln, por diskuti pri la pensioj kaj ĉiuj interesoj de la militviktimoj. La mizera situacio de la militdifektitoj, de la postrestintoj, de la invalidoj de laboro ekzistas en ĉiuj landoj. Tial ĉiuj militviktimaj organizaĵoj estas invitataj kaj ĉiuj asocioj de sociaj kaj invalidaj pensiuloj, por unuiĝi por komunaj postuloj, por unuece konduki la lukton pro sufiĉa prizorgo kaj subteno. Konsiderante la grandegan diferencon de la leĝa zorgado en la unuopaj landoj kaj la tutan mankon de zorgado en kelkaj landoj, kiel Bulgario kaj Hungario, tiu ĉi konferenco estas urĝa bezono. Estas la speciala merito de l’ I. de Eksmil., esti farinta la iniciativon, por kunigi la diversajn militviktimajn ligojn al komuna konferenco.
La tagordo fiksita definitive en komuna konsilo estas jena:
Malfermo kaj elekto de komisionoj por propon-ekzameno ktp.
La stato de l’ zorgado pri la militviktimoj en la landoj partoprenintaj la militon (Referas: La Intern. Labor-Oficejo).
Internacia lukto kontraŭ la dekonstruo de l’ socia politiko kaj la devig-tendencoj en la socia zorgado (Referas: Karl Tiedt-Germanio).
Internaciaj problemoj kaj postuloj por la militviktimoj rilate al zorgado, kuracado, deviglaboro ktp. (Referas: Kainradl-Aŭstrio, Gilbert-Francio).
Praktika kaj solidara kunlaboro de la militviktimaj organizaĵoj rilate al organizo, material-interŝanĝo, kaj en kelkaj zorgad-kazoj (Referas: aŭstriano).
Socia asekuro kaj militviktima zorgado (Ref.: Wiest-Germanio).
Diversaĵoj.
Kiel videble el la tagordo, la Intern. Labor-Oficejo akceptas referaton al 2-a punkto.
Invititaj ankaŭ estas je decido de l’ ekzekutivo la Internacia Sindikata Asocio kaj la Ruĝa Sindikata Internacio, por pli intime ligiĝi kun la racia laboristaro kaj iliaj ekonomiaj organizaĵoj, por komune kun ili fari la batalon kontraŭ malsato kaj mizeriĝo.
[REKLAMO p.8 | 12,62,38,84] Unuigita eldonejo «La Nova Epoko» kaj CK SEU. Ĵus aperis! Ĵus aperis! E. IZGUR. Organizo de internacia solidareco. La lingvo internacia je la servo de l’ proletaro. Popularforma 36-paĝa ruslingva broŝuro pri mondlingva problemo kaj pri SAT. Pr.: 20 kop. Mendu ĉe librejo de C. K. Svjazj, Moskvo, Solanka 12, k. 326. Senpere al la eldonejo adresu nur opajn mendojn (ne malpli ol 50 ekz.)
Liberpensula kongreso
Sub la aŭspicioj de la «Fédération Internationale des Sociétés de Libre Pensée» okazos Kongreso en Parizo de la 15. ĝis 18. aŭgusto 1925, kaj la Internacia Ligo de Liberpensuloj deziras, ke Liberpensuloj Esperantistoj ĉeestu grandnombre, ĉar tiu Ligo enkondukos la demandon pri Esperanto.
Estas la devo de ĉiu esperantisto, kiu estas membro de iu nacia liberpensula asocio, peti lian asocion sendi lin kiel delegiton, ankaŭ ĉiu, kiu intencas iri al tiu Kongreso, sed ne reprezentos iun asocion, bonvole skribu al k-do E. E. Yelland, 3, Fonhtill Road, London, N. 4.
Pri pluaj detaloj de la Kongreso ni sciigos en junio en diversaj esperantistaj gazetoj.
Redakcioj de esperantlingvaj gazetoj kaj ĉiulandaj gekamaradoj estas petataj! Nia filio de l’ Laborista Esper. Societo «Laboro» decidis propagandcele aranĝi en tre proksima tempo ekspozicion kaj petas Vin sendi ĉiulandajn postmilitajn esper. gazetojn, ĵurnalojn, flugfoliojn, P. I. ktp. Escepte: «Heroldo de Esperanto», «Esperanto» ĝeneva, «Sennaciulo», «Sennacieca Revuo», «N. Tempoj», «Esperantista Junularo» kaj «Literatura Mondo». Ni sincere antaŭdankas por ĉio. Adreso: H. Halpern, Lublin, Rynek 7, Polio.
Pri spionoj kaj provokistoj
En n-o 32 k-do Jeniec raportis pri la abomenindaĵo, kiu okazis en Polio. Temas pri fimortigo de k-doj Baginski kaj Wieczorkiewicz. Ni ankoraŭ ne havis sufiĉe da tempo por trankviliĝi, kiam gazetoj sciigis nin pri la dua okazintaĵo.
La 1. majo vespere eksplodis bombo en la redakcio de «Walka ludu», organo de Sendependa Vilaĝana Partio en Varsovio, kiu danĝere vundis manipulantan ĉe bombo respondecan redaktoron Czeslaw Trojanowski. Dum la esplorado de persono de tiu-ĉi Trojanowski, la juĝistaro konstatis, ke li kiel spiono de defensivo akceptis postenon de respondeca redaktoro en la suprenomita redakcio, kaj poste laŭ permeso de defensivo li preparadis bombojn por nekonataj (verŝajne por provokaj) celoj. Reprezentantoj de PPS. (Pola Partio Socialista) tuŝis ĉi-aferon en sejma interpelacio, kaj tuj sekvantan tagon la anstataŭanto de defensivestro en Varsovio komis. Lenski estis eksigita, alia komis. Piontkiewicz . . . petis eksigon. En Polio tiajn provokistojn ni trovos multe en diversaj laboristaj organizaĵoj. Neniel mirinde. Iliaj perlaboroj estas grandaj. H. Hn. (Lublin).
Publika kvitanco de sumoj donitaj al suferanta kamarado (vidu S. n-o 22)
Z-London, 10 ffr., Z-Paris, 10 ffr., Rondelet-Marchin, 9,55 ffr., Berger-Wien, 50000 kr., NN 1.—, Mersiovski-Leipzig, 1.— mk.
La kamarado dankas kore al ĉiuj donacintoj!
Se vi deziras respondon de administracio aŭ redakcio, ne forgesu aldoni reafrankon!
[REKLAMO p.8 | 39,49,91,84] Se vi deziras perfektiĝi en la scio de Esperanto, legu la librojn eldonitajn de SAT!
| mk. g. | sv. fr. | |
|---|---|---|
| Ni Legu! Internacia legolibro | 0.90 | 2.20 |
| Nur Volu! (Izgur) | 0.25 | 0.40 |
| Faŭsto, Goethe | 1.— | 2.20 |
| Eklumo en la abismo, Barbusse | 0.75 | 1.50 |
| » » » » bindita | 1.35 | 2.70 |
| La Komunista Manifesto (2a eld.) | 0.40 | 0.60 |
| Dokumentoj de Komunismo | 1.— | 2.20 |
| A.B.C. de Sennaciismo (la fundamenta libro por ĉiu SAT-ano) | 0.45 | 0.90 |
| For la Neŭtralismon! (2a eld.) (informas pri celoj kaj taskoj de SAT) | 0.20 | 0.35 |
| Malgranda Terbiblio (Prol. Atlaso) (nia grandformata kartaro sur luksa papero) | 1.80 | 3.60 |
| Proletaria Kantaro, 74 kantoj kun muziknotoj | 3.— | 6.— |
| Du verkoj de nia scienca serio: | ||
| El la mondbildo de l’ nova fiziko | 0.40 | 0.80 |
| La Kemio de l’ Universo, Fersman | 0.50 | 1.— |
| Kontraŭ Dio! Ateista krestomatieto. (Multaj valoraj artikoloj de libera penso) | 0.35 |
En preparo:
Petro — La libro por ĉiuj! (Atentu venontajn anoncojn).
Anoncu vin kiel abonanto al «Biblioteko de Sennaciulo»!
Notlibro kun kalendaro 1925 (luksa eldonaĵo de UNS-presejo). Restis nur ankoraŭ kelkaj ekzempleroj (sen rabato) . . 0.60
Inkluz. sendkostoj, 20% rabato por SAT-anoj!
Neuzitajn manuskriptojn ni ne resendas — Represo de artikoloj permesata nur, se oni citas la nomon de nia organo kaj sendas al Red. du ekz. de la represaĵo.
Jarabono: Argentino 6 pesos; Aŭstrio 120000 kr.; Belgio 36 fr.; Brazilo 13 milr.; Britio 110 penc.; Bulgario 220 lev.; Ĉekoslovakio 60 kr. ĉ.; Danio 10 kr. d.; Estonio 650 mk.; Finnlando 70 mk.; Francio 35 fr. fr.; Germanio 8 mk. or.; Hispanio 13 peset.; Hungario 8 kr. or.; Italio 36 lir.; Japanio 4.50 jen; Jugoslavio 130 din.; Litovio 16 lid.; Nederlando 6 guld.; Norvegio 14 kr. norv.; Polio 8 zlot.; Portugalio 40 esk.; Rumanio 350 lej. Rusio 4 rubl. or.; Svedio 8 kr. sved.; Svisio 10 fr. svis.; Usono 2.50 dol. — Ankaŭ ¼ jare abonebla. Ponumera prezo: 0.20 mk.
Presejo: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG
N.º 38, 18 de junio de 1925
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
SENNACIULO
1-a Jaro, N-o 38 — APERAS S.A.T. SEMAJNE — 18. Junio 1925
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
Redaktoro: N. BARTHELMESS, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz | Gvidanto: Ekzekutiva Komisiono de SAT, 23, rue Boyer, Paris XX | Administranto: R. LERCHNER, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz
El la «libera» Ameriko
La sekvantajn liniojn ni ĉerpas el la Bulteno de Internacia Ruĝa Helpo (junio), kiu donas la plej detalajn kaj precizajn informojn pri la monstra kondamno de niaj esperantistaj kamaradoj. Kiu ne konas la cirkonstancojn en la usona armeo, kiu ne scias, ke ĝuste la usona model-armeo estas klasa armeo unuaranga, kiu edukas siajn anojn ĉiurimede al amo de nacio kaj posedanta klaso, kiu ne legis «Jimmy Higgins» de Upton Sinclair kaj «Tri Soldatoj» de John dos Passos, tiu ne volus kredi, ke estas ebla tia juĝo en la «libera» usona Ameriko. La kruelaj faktoj malfermos al multaj la okulojn. Junaj vivoj de idealistoj estas ruinigitaj, kaj mokride la reganta socio transiras al la tagordo. Por ni tamen la afero ne estas finita, ne povas esti finita. Kvankam malfortaj, ni devas ĉiam kaj ĉie klopodi kaj penadi, ke la maljustega verdikto estu nuligita. Red.
[BILDO p.1 | 10,47,30,80] Portreta foto de la soldato Crouch, juna viro kun okulvitroj en uniformo; subskribo: Crouch
[BILDO p.1 | 63,48,85,80] Portreta foto de la soldato Trumbull, juna viro en militista uniformo; subskribo: Trumbull
Sur la insulo Hawaii en la Pacifika Oceano, grave fortikigita ŝipara bazo de Usono, la blanka teroro furiozas senbare. Amerikanaj okupaciaj trupoj embrie sufokas ĉian provon de ribelo de la indiĝenaj kaj enmigrintaj laboristoj. Depost unu jaro 12000 laboristoj en la sukerplantejoj strikas. La gvidantoj de l’ striko kaj pli ol 20 strikantoj estas arestitaj. Juĝejaj verdiktoj estis faritaj kontraŭ ili. Multaj mortintoj kaj vunditoj fariĝis viktimoj de la provokoj de l’ okupaciaj trupoj.
Tiu ĉi insulo momente estas la centro de la grandegaj manovroj de la usona ŝiparo, kiuj en la tuta usona burĝa gazetaro estas traktataj kun entuziasmo. Honolulu, la ĉefurbo de Hawaii, estas elkonstruita fortikaĵo kaj formas apogejon de l’ usona militarismo sur la vojo al Orienta Azio.
Ankaŭ en la usona laborista gazetaro hodiaŭ la nomo Honolulu staras sur la unua paĝo, sed ne interligite kun la imperialista militludado. La laboristaj gazetoj de Usono okupas sin pri skandala juĝo, kiu estas farita de la milittribunalo en Hawaii kontraŭ du soldatoj de la usona okupacia armeo. La soldatoj Paŭlo Crouch kaj Walter Trumbull estis kondamnitaj je kvardek kaj dudekses jaroj da punlaboro, ĉar ili revolucie estis agintaj en la armeo.
Antaŭ kelkaj monatoj la soldato Paŭlo Crouch, skribisto de la usona armeo en la Sheffield-kazerno sur Hawaii, fondis Esperanto-kurson, kiun partoprenis pluraj soldatoj. La anoj de la kurso reprezentis radikalajn opiniojn. Aperis artikolo en la «Honolulua Informilo» pri senatoro, kiu indiĝenojn de la Filipinaj insuloj estis malhelpinta, iri en urbon, en kiu striko estis okazanta, ĉar la senatoro timis, ke la indiĝenoj aliĝus al la striko. La kursanoj indignis pri tiu kazo kiel ekzemplo de la kolonia subpremo kaj respondis al la agmaniero de l’ senatoro per letero en la «Informilo».
La kursanoj simpatiis kun la komunismo. Tial ili donis al sia klubo la nomon «Komunista Ligo de Hawaii» kaj presigis leterfoliojn en la registara presejo de l 27. infanteria regimento. Ili ne sekrete agis rilate al la fondo de l’ Komunista Ligo de Hawaii.
La militistaj aŭtoritatoj treege maltrankviliĝis pri la malgranda Esperanto-kurso, ĉar ili sendis spionon kun la nomo Eugene M. Fisher, kiu devus akiri la konfidon de la membroj kaj partopreni la kurson.
— página 2 —
2 — SENNACIULO
En unu kunveno, kiun ĉeestis Fisher, estis skribita letero al la Komunista Internacio, en kiu ili tutplene aprobis la vidpunkton de la Internacio. Sekvantan tagon, la 19. februaro, ili estis arestitaj — la tuta klubo, kompreneble escepte de Fisher. Tuj estis preparataj aranĝoj por ilia baldaŭa kondamno.
Kvar el la soldatoj estis akuzataj. La akuzo unue apogis sin sur leĝo, kiu deklaras, ke sekreta societo estas tia, kia ne estas konfirmita de la ĝenerala guvernoro. Plue ili estis kulpigataj, esti malobeintaj la paragrafojn 96 kaj 62 de la armea punkodo, kiu rilatas al «malbona konduto» ktp. kaj traktas krimojn kiel «malatento de deĵoraj instrukcioj» ktp.
La ĉefa ŝarĝanta atestanto estis la spiono Fisher. Li eldiris, ke Crouch persvadis lin, fariĝi membro de la Ligo kaj ke Crouch diris, ke li alcelas la perfortan renverson de l’ registaro. La spiono ankaŭ estis farinta sciigon al la aŭtoritatoj pri la letero al la Komunista Internacio, kiu estis retenita de la militist-aŭtoritato.
Crouch deklaris, ke li ne petis la kaporalon Fisher, fariĝi membro de la Ligo, sed ke ĉi tiu neniam estis membro, plue, ke la mencioj de Fisher pri laŭdiraj elparoloj de Crouch estas malveraj. La Ligo evidente ne estis sekreta organizaĵo. Sur bazo de la leĝo de Hawaii de 1884 la puno por tielnomataj sekret-organizaĵoj, kiuj ne posedas la permeson de l’ guvernoro, estas tridek tagoj ĝis 1 jaro da malliberejo kaj monpuno de 100 dolaroj.
Dum sia enkarceriĝo la soldatoj estis traktataj brute kiel politikaj kaptitoj. Crouch tiel malbone estis traktata, ke li devis estis transportata en hospitalon.
La tribunalo deklaris Crouch kaj Trumbull kiel gvidantojn. Crouch unue estis kondamnata. Li ricevis 40 jarojn da punlaboro. Trumbull estis kondamnata je 26 jaroj da punlaboro. La aliaj soldatoj ankoraŭ atendas sian kondamniĝon.
Hawaii estas bazo de l’ usona imperialismo. La intereso de la mondo direktiĝas nun al la ŝipar-manovroj, kies centro estas Hawaii. Hawaii estas la plej grava bazo de l’ imperialistaj operacioj de Usono en la Pacifika Oceano. Plue ĝi estas kampo de l’ kolonia ekspluatado. Miloj da indiĝenoj, filipinanoj kaj japanoj, sentas ĉi tie la maldolĉan ekspluatadon kaj militarisman tiranecon, kiu propras al ĉiuj kolonioj.
La simpatioj de la persekutataj soldatoj estis kun la ekspluatataj laboristoj kaj kamparanoj de l’ Hawaiiaj insuloj. Ili ne faris krimon. Ili studis esperanton, ili reprezentis opiniojn, ili estis membroj de la Komunista Ligo de Hawaii, kaj de nenia sekret-organizaĵo, ili posedis literaturon kaj sendis leteron aŭ provis almenaŭ sendi, al la Komunista Internacio.
Estas interese, ke la laboristoj de Hawaii jam de kelkaj jaroj rimarkigas sian ribelemon kontraŭ la militestreco en sia granda ĉefurbo Honolulu. Strikoj en la rizkampoj kaj plantejoj estis oftaj. Nun la militestroj okazigas grandajn ŝipar- kaj armemanovrojn, kiuj kontrolu la solidecon de Hawaii kiel milita kaj ŝipara bazo. Jen la kaŭzoj, kial tiom bruteca verdikto estas farita kontraŭ la soldatoj Crouch kaj Trumbull.
En la laborista movado de Usono la juĝo estigis grandegan indignon. Maskunvenoj kaj laborist-organizaĵoj alvokis por protesto. La laborista gazetaro dediĉas al la kazo detalecajn artikolojn, kaj la usona sekcio de l’ Internacia Ruĝa Helpo jam komencis la lukton kontraŭ tiu ĉi terorjuĝo.
La verdikto kontraŭ tiuj du soldatoj, kiuj kiel la unuaj en la usona mercenarula*) armeo manifestis sian solidarecon ne nur kun la amerikana, sed eĉ kun la kolonia laboristaro, estas ekstreme grandsignifa. La usona burĝa gazetaro ne kaŝas, ke la nunaj gigantmanovroj en Pacifika Oceano estas direktitaj kontraŭ Japanio. Ili estas la malkaŝaj preparoj al la nova de multaj jaroj minacanta mondmilito. La agado de tiuj ĉi usonaj soldatoj en la centro de la militaristaj preparoj estas minaco, kies signifo superas larĝe la kadron de l’ malgrandaj hawaiiaj insuloj. Ĝi estas provoko de l’ usona imperialismo, kiu fondis sian internan kaj eksteran politikon sur la kreo de rasa intermalamo kaj fendoj inter la laboristoj de l’ diversaj naciecoj interne de Ameriko. Crouch kaj Trumbull manifestis la intereskomunecon de la laboristoj de ĉiuj koloroj kaj nacioj, la intereskomunecon kun la Sovet-Unio.
*) dungitula.
Kio okazas en Aŭstrio?
Faŝistoj mortigas. — Lokaŭto de tekslaboristoj. — Klasa justeco. — Pliakriĝo de la klaskontrastoj.
La industriregionoj de Aŭstrio similas vaporkaldronon, en kiu estas bolanta akvo, kaj kiu, ŝajnas, iom post iom ne plu tenos tiun premforton. Certe ĉiu k-do estas informita, ke faŝistaj bandoj, post elekto de Hindenburg kiel prezidanto en Germanio, denove vekiĝis, precipe en Aŭstrio. Jam 3 anoj de socialdemokrata ŝirmligo estis viktimoj de tiuj aristokrataj bandoj, kiuj plej grandparte konsistas el aŭskultantoj de niaj ŝtataj altlernejoj. Iliaj kapitanoj kompreneble estas la ekskoloneloj ktp., kiuj de post longa tempo timis nian respublikon, kiel talpo la lumon. La lasta k-do estis tiel kruele mortigita, ke post du tagoj ankoraŭ oni bone povis konstati sekan sangmakulegon sur loko, kie li mortis pro la revolucio. Faŝistaj bandoj solenis memorfeston en proksimeco de Mödling (najbara urbo de Wien) por honori mortintojn dum mondmilito. Ĉu ili eble havis la opinion ke la militviktimoj vekiĝos? Ve al vi, fikapitalisto, — se ili vekiĝus! En nenia lando estus anguleto, kien vi povus rifuĝi! Post fino de la memorfesto ili marŝis en direkto al laborista kvartalo, ankaŭ unu ŝarĝaŭtomobilo partoprenis, kaj ilia kapitano majeste rajdis sur ĉevalo. 3 anoj de socialdemokrata ŝirmligo, kompreneble sen armiloj, — kontraŭstaris al 70 faŝistoj, kiuj estis armitaj tre forte per revolveroj, buĉtranĉiloj, bastonoj ktp. Du per rapida kurado savis sin, bedaŭrinde la treege amata k-do Leopold Müller kiun estis sendinta la socialdemokrata partio kiel reprezentanto en komunumon Mödling, estis la kruelega viktimo kiun ni post ses jaroj travivis. Ni perdis unu el niaj pioniroj de l’ socialismo, al ĉiuj gek-doj Leopold Müller estu vivanta simbolo de l’ socialismo. Kelkajn tagojn post tiu malĝoja sciigo nia proletariaro denove estis surprizita, nome 15000 tekslaboristoj estis antaŭ unu semajno lokaŭtitaj, nur pro tio ĉar ili postulas plialtigon de l’ salajroj, por ke fine la dommastrinoj povu satigi siajn malsatajn infanojn. Ili postulis nur du panbulojn po semajno, kio kostas 56000 kronojn (5 ŝil. 60 groŝojn¹). En tiu lokaŭto partoprenis ankaŭ la teknika oficistaro, ĉar teksejposedantoj intencis eluzi tiun ĉi lokaŭton por ripari la jam delonge necesajn difektitajn maŝinojn. Sed nun la entreprenistaro mordis je granito²). La aŭstria proletaro kun streĉa atenteco sekvas la juĝadon de la akuzitaj faŝistoj, kiuj murdis nian k-don Müller. Jam nun ni povas konstati ke la faŝistaj akuzitoj, kvankam ili estas murdistoj, plej milde estas punotaj, kontraste al ribelintaj karbminejlaboristoj de Grünbach (ĉe neĝmontaro). Multaj fabrikoj faris simpatistrikojn de ½ horo kaj protestis pro la maljusta agmaniero de nia registaro. En kelkaj vilaĝoj koleriĝis la laboristaro pro alvenigo de ĝendarmoj, kaj oni ne miru, se malgrandaj bataloj okazus. Nun, gekamaradoj, el tiu ĉi malgranda elĉerpaĵo el aŭstria marĉo, oni vidas, ke la burĝaro prepariĝas por enlanda milito. Kiam venos la tempo, kiam ne plu la proletariaro tenos la nukon sub la jugo? Nur tiam ni povos voki: «Nun ni estas liberuloj.»
SAT-ano n-o 857.
KORESPONDEJO
5089. Jes, — kvankam nur eldonebla fine de nuna jaro.
4967. La belan versaĵon mi transsendis al S. R.
4663. Ric. viajn art. Sama temo jam raportita en n-o 32.
4028. Mi resendos la leteron tuj post uzo. Red.
1 dol. = 70635 kronoj. Red.
Parolturno: trafis fortegan kontraŭstaron. Red.
— página 3 —
SENNACIULO — 3
Sama rajto por ĉiuj en Germanio
La intertraktadoj de ekspluatantoj kaj ekspluatatoj ĉiam finiĝis laŭ deziro de la unuaj. Por ili ne sufiĉas obstine venki en malgrandaĵoj, ili provas kaj sukcesas en grandaĵoj. Tion pruvas sekvantaj ciferoj.
Por militviktimoj la respublika, demokrata regna parlamento ne volis aprobi 150 milionojn por plibonigo de la rentoj; samtempe la Ruhr-industriistoj donace ricevas, sen parlamenta decido, 700 milionojn.
Al nevundita generalo Ludendorff la glorinda respubliko alŝovas monatan «renton» de 1830 mk; por invalido de mondmilito kapitalista devas sufiĉi 16 mk. en sama tempo.
Majorvidvino bezonas 780 mk., sed por vidvino de laboristo nur monate estas disponeblaj 12 markoj. H. W., Dresden.
Maja festo en Japanio
Multnombra partopreno, ankaŭ de laborantaj virinoj. — Multeco de polica gardistaro en la ĉefurbo kaj en Nagoja. — Arestoj. — La devizoj de ĉi-majo.
Tokio: Pli ol 10000 laboristoj en Arimagahara kolektiĝis por festi ĉi-tagon en la nomo de l’ tutmonda proletaro. Ĉ. 150 virinoj aliĝis. Estas notinde, ke pli ol 40 virin-konduktoroj (de tramoj) estis inter la kunvenintoj. Ĝis la lasta tempo oni ĉiam plendis kaj riproĉis, ke japaninoj ne estas klaskonsciemaj. Ĝis nun konduktoroj de la tramo estis nur viroj, kaj de aprilo, prove virinoj estis dungitaj. Malgraŭ tio pli ol 40 forlasis la postenon en ĉi-tago kaj aliĝis la festantojn.
La paroladoj komenciĝis, kaj la oratoroj sekvante unu la alian stariĝis sur la estradon, kaj unu post la alia al ili estis malpermesite paroli de gardantaj policanoj. K-dino Sedo Hacuko elveturis el Kiuŝu’a mino, 720 mejlojn ĝis Tokio, kaj partoprenis. En ĉi-tago ĉ. 3000 policistoj gardis, — malhelpis! Posttagmeze oni faris demonstracion ĝis Ueno, malgraŭ ĉiuspecaj malhelpaĵoj flanke de la policistoj. En ĉi-tago 260 kamaradoj estis arestitaj de la policanoj. Ĉiuokaze pli vigle ol en la lasta jaro la tago estis festita. Ekz. en Ŝibaŭra elektra stacio, el 2500 laboristoj nur 450 ĉeestis en fabrikejo. Ti-kiuj ĉeestis, estis preskaŭ nur la laborantoj en oficejo, kaj tial laboron ili ne povis fari. Kaj en Hakubunkan-presejo nur 30% ĉeestis por labori, en Oki elektra Ko. nur 7, Nippon elektra Ko. 200 el 800 venis, kaj en Suzuki Cemento Ko. neniu venis laborejen!
Osaka: Pli ol 20000 laboristoj, kamparanoj, teksistinoj kunvenis en Nakanoŝima parko kaj festis. Poste ĝis Tennoĵi parko ili faris demonstracian marŝadon. Tre vigle oni festis la tagon.
Kioto: Ĉ. 2500 kunvenintoj faris demonstracian marŝadon. Inter la kolektiĝintoj sub la standardo laborista 2 kinema-aktorinoj estis trovitaj.
Nagoja: Eble plej severe en Japanio la festantoj ĉi-loke estis premitaj de la policanoj. Sama nombro da policistoj estis metita por 600 kunvenintoj. En Curumaiparko oni festis la tagon.
La moto de la ĉi-maja festo estis:
- Por senlaboruloj la registaro faru savagadon.
- Por kamparanoj ne bienposedantaj donu rajton.
- Entombigo de la bilo kontraŭ socia movado. SAT. 2455
El sovetlanda urbeto
Ni eltiras la sekvantajn liniojn el letero adresita de k-do loĝanta en ukrainia vilaĝego al korespondanto en okcidenta Eŭropo, kiu deziris por klarigo detalojn pri la sovetlanda vivo. Ĝi certe interesos multajn el niaj legantoj. Red.
La nova administrado: strukturo de sovetoj. — Dum periodo de civila milito. — Lernejaj aferoj. — Legejoj kaj aliaj kluboj por plenkreskuloj. — Fizika kulturo. — Infana (pionira) movado. — La partopreno de l’ kamparo.
… Nia urbeto estis antaŭe «ujezda» kun ĉ. 12 miloj da loĝantoj («ujezdoj» estis nomataj partoj, je kiuj estis dividitaj la «gubernioj»); ĝia ujezdo, t. e. areo de ĝia administreco, atingis ĝis 10 000 kv. km. (ĉi-tio, nature, estas troa por tia nesignifa centro). Post la revolucio ĝia ujezdo estis dividita en du partojn, kaj sfero de l’ administrado duoble plimalgrandiĝis. Fine en 1923, kiam la rajonig-reformo neniigis la ujezdojn en Ukrainio, ĝi fariĝis «rajona centro» (ĝia rajono*) enhavas ĉirkaŭ 650 kv. km. kaj kalkulas entute ĉirkaŭ 67 500 loĝantojn), subigita al «distrikta» centro (Ĵitomiro, kiu estas samtempe ankaŭ gubernia centrejo), kiu, post estonta (en ĉi-jaro) neniigo de gubernioj, estos interligita senpere kun la respublika centro — Ĥarkovo. Tia estas la nova „triŝtupa» sistemo de administrado en Sov.-Ukrainio: la centro administras distriktojn, la distriktoj — rajonojn, la rajonoj — «vilaĝsovetujojn» aŭ simple vilaĝsovetojn, kiuj unuiĝas po 3—5 ĝis 7 vilaĝoj:
[BILDO p.3 | 35,67,62,74] Skemo de la administra strukturo: supre «Centro», sub ĝi tri «Distrikto», sub ĉiu distrikto «Rajono»-j («Raj.», «R. R. R. R.») kaj plej malsupre «V. S.» (Vilaĝaj Sovetoj), kunligitaj per sagoj
Sed administri ĉe ni ne signifas sufoki per la severa centralismo, sed simple laŭplane reguligi la lokan laboron, celkonforme distribui niajn malabundajn monrimedojn ktp. La rajonoj havas siajn buĝetojn, kaj de ĉi jaro eĉ ĉiu vilaĝsoveto havos sian etan buĝeton, kiu estos ekzekutata el parto de kampar- (land-) mastruma depago, ĉetenata per la lokoj speciale por tio. Kompreneble estas, kian signifon havas tia memstareco de l’ lokoj por la disvolvo kaj manifestiĝo de ilia aktiveco — tia masaktiveco, kia estas ĉefa kaj sola apogo de l’ sov. potenco.
La urbeto mem multe suferis en tempoj de l’ civila milito, ĉar, kuŝante en apudkordona regiono, ĝi estis areno de malamikaj agoj de ĉiuj interbatalintaj fortoj (petluranoj, poloj, bolŝevikoj), estis oferdono de kanonadoj, judbategadoj ktp. Estis ruinitaj ne malpli ol 100 domoj, el kiuj ankoraŭ ĝis nun staras ĝuste en la centro de l’ urbeto ne malpli ol 40, neniel ornamante la aspekton kaj plimalvastigante la utilan (loĝeblan) areon. Ĉar ni estas ankoraŭ tro malriĉaj por finleki tutajn niajn vundojn kaj tute restarigi nian ekonomian sanecon. Kial? — Ĉar ni estas ankoraŭ solaj.
La loĝantaro de l’ urbeto signife malkreskis post militaj okazantaĵoj. Tamen la vivo ne ekdormis: la revolucio alportis kun si refreŝiĝon de l’ kultura ekzistado. Vere, ke la lastan tempon antaŭ la milito N.-V. havis 9 lernejojn kun 1800 gelernantoj (infanoj) kaj 57 pedagogoj, kaj ke nun la nombro de lernantaj infanoj estas nur 1100 (en 5 lernejoj) kun 35 instruistoj, t. e. komparate kun la antaŭmilita situacio, la nombro de lernejoj kunmetas nur 55 proc., la nombro de infanoj-lernantoj kaj de pedagogoj — 61 proc. Sed rememorante, ke tuta loĝantaro de l’ urbeto atingas nur 80 proc. de antaŭmilita, ni devas konfesi, ke l’ nivelo de infana klerigo ne tiel malkreskis (antaŭe lernis 15 proc. da loĝantaro, nun 11,5 proc.) Krom tio — la fenomeno tute nova — la revolucio donacis al N.-V. tri specialajn lerninstituciojn por plenkreskaj kun 260 lernantoj kaj 15 pedagogoj: Pedagogiaj Kursoj («Pedkursoj»), nia Partlernejo (v. «S.» n. 24) kaj landmastruma lernejo por idoj de landdungitoj, aŭ «batrakoj» («Batraka Lernejo»). Do ni havas nenian kaŭzon plendi la krutan falon de nia kultura nivelo post la revolucio, aŭ nian «resovaĝiĝon».
En la rajona kadro estas tia stato:
Nombro de lernejoj: 45 „ „ lernantoj: 3200 „ „ instruistoj: 60
Mi revenas al la urbo. Antaŭ la revolucio el «kultur-klerigaj» institucioj por plenkreskuloj ekzistis nur «Domo de nobla kunigo» kun kartludado kaj lotoo kaj «Militista klubo» por oficiroj. Ĉe «Mil. klubo» estis biblioteko; la alia ekzistis — publika; ambaŭ havis entute ĉirkaŭ 10 milojn da libroj, el kiuj ¾ estus neniigendaj (pro ilia netaŭgeco), se ne ili estus disrabitaj dum civila milito. Nun ni havas ukrainan «Laboristvilaĝanan Ejon» kun preskaŭ 1000 membroj (nur profliganoj kaj malriĉaj kamparanoj), kun 100—300 ĉiutagaj vizitantoj, kaj kie funkcias biblioteko (4000 volumoj da belaj libroj, 400 abonantoj, 32 moveblaj bibliotekoj por la vilaĝoj), legejo (60 vizitantoj ĉiutage), grupoj por likvidado de nelegiveco, tiu malhonesta heredaĵo de l’ pasinto (70 lernantoj), ĉirkaŭe 20 rondetoj (kluboj politikaj, natursciencaj, artaj, sportaj k. a.), 6 profesiaj «anguloj» (kun apartaj bibliotekoj ktp.), scenejo k. s. En la sama «Ejo» kuniĝas preskaŭ ĉiutage tiu aŭ alia proforganizaĵo por sia urbkunsido aŭ rajonkunveno, anoj de «komitato de malriĉaj kamparanoj»,
*) rajono = subdistrikto. — Red.
— página 4 —
4 — SENNACIULO
organizitaj virinoj, anoj de «Komunista Ligo de Junularo» (komjunliganoj) ktp. Nature, ke gejunularo plipezas laŭnombre, sed nur plipezas, — kaj la plenkreskuloj prezentas ankaŭ signifan partumon. Ne estos sen intereso por vi eksciii, ke, krom la ukraina, antaŭ ne longe estas organizita ankaŭ germana «Bauernheim», disvolvanta iom-post-iom sian laboron (en nia rajono loĝas multaj germanoj; unu el urbaj lernejoj estas ankaŭ germana — kun 130 lernantoj kaj 8 instruistoj).
La fizkulturo (gimnastiko, sporto) tute forestis antaŭ la revolucio. Nun komencis sian funkciadon «Sofik» (Soveto de fizika kulturo), kiu entiris dum 3 monatoj jam kvincent infanojn kaj 150 gejunulojn; sed la afero kreskegas. Kreskas ankaŭ la infana kom.-movado, kaj ekzemple la vesperon de l’ sama tago, kiam mi akceptis vian leteron, 60 geinfanoj publike elparolis la solenan promeson de l’ juna pioniro «fortike stari por la afero de l’ laborista klaso en ĝia batalo pro liberiĝo de laboristoj kaj kamparanoj de l’ tuta mondo», kaj ricevis la ruĝajn kravatojn; la plej juna ne havis ankoraŭ plenajn 10 jarojn, tamen estis aligita «pro aktiveco.» La tuta nombro de l’ pioniroj estas (sen kamparo) ĉirkaŭ 500… Nu, kio ankoraŭ? 4 scenejoj en la urbo (kontraŭ du antaŭrevoluciaj), kino…
Sed la urbeto ne ĝuas sola, nedividinte kun kamparo, tiajn bonojn de l’ vivo — kaj tia egoista trajto estis tre karakteriza por la antaŭrevolucia urbo ĝenerale. Vi jam vidis, ke ekzistas en N.-V. speciala agro-lernejo por batrakidoj, ke la vilaĝanoj estas kutimaj gastoj de l’ «Lab.-Vil.-Ejo». Aldonu al tio, ke en la urbaj lernejoj lernas ne malpli ol 40 proc. da kamparanidoj, ke ili konsistigas 60 proc. da pedkursanoj kaj 50 proc. da partikursanoj; ke en la rajono ekzistas jam 35 vilaĝaj «legdomoj» (aŭ «domoj-legejoj»); ke l’ rajona profcentro (Profsekretariejo) speciale sin devigis efektivigi «kultĉefecon» super unu el vilaĝ-sovetoj de l’ rajono, ke nia Part. Lernejo la samon faris por alia v.-soveto, La Rajona Ekzekutiva Komitato (REK) — por la tria ktp.; ke niaj partikursanoj kun pedkursanoj kaj la lektoroj ĉiusemajne vizitas laŭplane tutajn la plej proksimajn vilaĝojn (iafoje en distanco de 15—20 km) por kultlaboro — kaj vi ekvidos, ke la kamparo ne estas forgesita. (Finota.)
G. Filipov.
Kion parolas ciferoj?
El raporto de Popola Komisaro de SSSR k-do Sokolnikov al la III-a Tutsovetia Kongreso de Sovetoj (19. V. 25) ni ĉerpas jenajn interesajn ciferojn, kiuj ebligas al ni observi kiajn ŝanĝojn kaŭzis la revolucio en buĝeto de iama Rusio:
En la buĝeto de carisma Rusio elspezoj por armeo- kaj ŝiparo okupis 26,8% de la tuta buĝeto, en la buĝeto de SSSR — nur 16,9%, elspezoj por kovri ŝtatajn prunteprenojn — ĉirkaŭ 12% en la cara tempo kaj 3% nun. Same malkreskis iom la elspezoj por la enlanda administrado.
Rekompence kreskis kompare kun la cara tempo jenaj elspezoj: por la popola klerigado kaj sanigado estis elspezate en la antaŭa Rusio 5,9% de la buĝeto, nun — 11%, por subteno kaj disvolvo de agrikulturo — 3,9% antaŭe kaj 8% nun, por subteno de industrio respektive 1% kaj 6% kaj por subteno de transporto — respektive 30% (inkluzive la elspezojn de privata fervojaro, nun nacionalizita) kaj 38%.
Tiuj ciferoj estas vere atentindaj, kvankam ili parolas dume nur pri la tendencoj de ŝtata mastrumado en Sovetio, sed ne pri la absoluta kresko de la bonstato. Ja la buĝeto de SSSR, kvankam duoble kreskinta dum lastaj 3 jaroj, atingas en nuna jaro nur 60% de la antaŭmilita rusia buĝeto kaj la landa poanima enspezo (t. e. sumo de ĉiuj enspezoj dividita je la kvanto de loĝantaro) nun prezentas nur 51 rublojn kompare kun 100 rubloj de la antaŭmilita Rusio, kaj kompare kun 626 rubloj de nuntempa Usono. Se la senmilita periodo daŭros ankoraŭ kelkajn jarojn, ni certe havos la eblon observi, ĉu la supremontrita tendenco en la buĝeto de Sovetio rezultigos altiĝon de la landa poanima enspezo aŭ tion eble pli akcelas la tendencoj, aplikataj en la landoj kapitalistaj.
Sciigoj el Oriento
Karaĥan — ambasadoro de Sovetio en Ĉinio — estas nomita ĉefo de ĉiuj diplomatoj en Pekin. En fino de aprilo li legis lecionon pri Sovetio kaj popoloj de oriento por ĉinaj studantoj en supera lernejo Czin Gua. Li konsilis batali kontraŭ okcidenta imperiismo kaj imiti Sovetion. Karaĥan estis brue aplaŭdita de multaj aŭskultintoj.
En komenco de majo en mezo de Azio (ĉe lago Bajkal) okazis forta tertremo. Glacio sur Bajkal rompiĝis neatendite. Pli ol 35 glitveturiloj kun ĉevaloj kaj homoj restis sur lago. Nur 16 el ili estas savitaj. Ili longe flosis en la lagomaro sur glacipecoj. Irkutsk ne suferis pro la tertremo.
Tra tuta Mongolio inter Urga, Ulasulaj kaj Kobdo estas aranĝata telegraflinio. Vojo inter Urga kaj Irkutsk estas bonigata. Komerco inter Sovetio kaj Mongolio kreskas. Fama arkeologo Kozlov trovis en Mongolio antikvan tombejon. Ĝi entenis multajn objektojn el antikva Grekio. La eltrovo pruvas, ke centra Azio havis rilatojn kun Grekio antaŭ multaj jarcentoj.
Amerikanoj same interesiĝas pri arkeologio de Mongolio kaj en fino de aprilo sendis jam trian ekspedicion tra Mongolio el Pekin al Altaj-montaro.
- En Kanton, Tjan-czin en komenco de majo okazis grandaj kontraŭimperiismaj demonstradoj. Sole en Kanton partoprenis pli ol 10000 laboristoj, vilaĝanoj, soldatoj. En Pekin 3 studentoj estas mortigitaj antaŭ domo de popolkleriga ministro, multaj studentoj estas vunditaj kaj arestitaj. En Ŝanĥaj strikis laboristoj de japana teksfabriko Nagaj’. Ĉan-Dzo-Lin daŭrigas mobilizon de sia armeo kaj minacas al Pekin. Maksim Krjukov.
Brita nacia konferenco de Internacia Laborista Helpo en London
La brita ILH-konferenco, kiu dum mezo de aprilo okazis en London, havis multe pli ol nacie limigitan karakteron per la multnombra kaj viva partopreno de la reprezentantoj de sindikataj organizaĵoj. Por plene taksi la specialan signifon de tiu ĉi intereso ĝuste de la anglaj sindikatoj por la ILH, oni devas memori, ke la sindikatoj en Britio ludas influplenan rolon, ke ili politike havas pli grandan influon ol la Labor-Partio, kaj ke ili ampleksas la membrojn de ĉiuj laboristaj partioj, inkluzive la komunistoj. Tial ja la britaj sindikatoj povis, ĉar ili en si jam efektivigis kompaktan unuecon de la laboristaro, ankaŭ fariĝi la pioniroj de l’ internaciaj unuecigaj celadoj, kiuj nun kun la devizo Amsterdam-Moskvo postulas la internacian unuecfronton de l’ tutmonda proletaro sur bazo de la sindikatoj.
Sur tiu bazo renkontiĝas la celoj kaj interesoj de l’ sindikatoj kun tiuj de ILH.
Kio estas la britaj sindikatoj por la laborista movado de Britio, unueca superpartia organizaĵo, neŭtrala kvazaŭ fundo, sur kiu ĝeneralaj proletaraj klasinteresoj estas reprezentataj kaj celkonformaj postuloj estas farataj, tio estas ILH kiel interhelpa organizaĵo en tutmonda skalo.
Kiom forta estas la kreskanta intereso, tion montris la angla konferenco de ILH, pruvita per jenaj faktoj: 165 sindikataj, kooperativaj kaj partiaj organizaĵoj, reprezentantaj la plej gravajn organizaĵojn de Britio, partoprenis la konferencon. (En la listo ni trovas ankaŭ la nomon de la Orient-Londona Esperanto Grupo Lab.)
La konferenco akceptis rezoluciojn, en kiuj oni postulas la kooperadon de la sindikatoj kun la kooperativoj, kiel antaŭkondiĉo por ampleksa help-agado de ILH.
La konferenco, kiu kunvenis, por solvi organizajn demandojn, por prepari kampanion por la malsatantoj en Irlando, fariĝis vere demonstracio por la internacia kunligiĝo de l’ laboristaj masoj, ne nur en la organizo de l’ proletara memhelpo, sed ankaŭ en la sindikata movado.
TRA LA KLASBATALO
En Shanghai kaj aliaj urboj de Ĉinio okazas grandaj strikoj, je kiuj partoprenas centmiloj da laboristoj. Studentoj organizis stratbatalojn, kiuj alprenis grandan ampleksan kaj estas direktitaj kontraŭ la imperialistaj potencoj, kiuj sendis militŝiparon kaj regimentojn al la minacataj regionoj.
— página 5 —
SENNACIULO
5
En Maroko la francaj trupoj retiriĝis preskaŭ senĉese. Abdel-Krim persiste ofensivas.
La terura varmego en Usono postulis centojn da viktimoj.
En Germanio plimultiĝas faŝistaj provokoj kaj atakoj. En Teltow ĉe interpuŝiĝo mortis tri kamaradoj. En Remscheid faŝistoj provis enpenetri la popoldomon, ankaŭ en Chemnitz ili atakis laboristojn.
La granda dana striko estas finita per kompromiso, kiu donas al la laboristoj mezan salajr-plialtigon de 3 pfenigoj (4 centimoj svisaj).
En Ĉilio okazis grandaj strikoj, kiuj estas subpremitaj per militistaro. La laboristoj estis okupintaj fabrikojn.
Pro mortigo de la «Sirdar» la akuzitaj egiptaj revoluciuloj estis mortkondamnitaj.
El la Vivo kaj Scienco
«Ebriiganta» Lina Oleo.
I.
Dum jaro 1924 nia mikologa-sema laboratorio ricevis unuajn komunikojn pri la stranga influo de lina oleo je homoj nutriĝintaj de tiu-ĉi oleo. Vilaĝanoj de Gomelskaja gubernio (Ruslando), manĝintaj panon kun tiu-ĉi oleo, kondutis tre malordinare.
Ekzemple:
Vilaĝano post matenmanĝo dum kiu li manĝis panon kun lin-oleo, subite diris ke li tuj fariĝis soldato kaj devas iri militon. Je tiuj-ĉi vortoj li prenis hakilon (anstataŭ militan armilon).
Edzino de tiu-ĉi vilaĝano, ankaŭ manĝinta panon kun la oleo, subite fariĝis domkonstruisto kaj ekprenis alian hakilon.
Maljunulino, al kiu «pro ŝerco» oni donis por manĝi brasikon kun la ebriiganta oleo, baldaŭ estis neordinare ĝoja kaj komencis dancadi.
Vilaĝano, manĝinta pomon kun la oleo, eliris el sia domo kaj komencis kriegi sen ia rimarkita kaŭzo kaj ne pro ia doloro.
Juna virino post manĝo de pano kun oleo tutan nokton kantis, — konduto en nomita regiono ne deca por edzino.
Kiel oni povas vidi, la oleo influas simile al vino. Sed en ĝia influo estas kelkaj diferencoj. Homoj post ĝoja periodo estas tre malfortaj. Ĉe ili doloras tuta korpo, tremas manoj kaj piedoj, estas halucinoj ktp. Pano aŭ brasiko sen oleo ne havas malutilajn ecojn. Sekve la oleo estas efektive kulpa pro ebriiganta influo.
Nia laboratorio ricevis el nomitaj regionoj specimenojn el tiuj lin-semoj, el kiuj estis ricevita «ebriiganta» oleo. Botanika analizo de miksaĵoj montris, ke inter almiksitaj semoj de diversaj herboj forestis venenaj. Mikroskopa kaj mikologia analizo de linsemoj kaj almiksitaj al ili semoj de diversaj herboj montris, ke ili estas infektitaj per unu fungo arpartenanta al gento latine nomita «Fusarium» Lk. (vidu la bildon).
En Rusio jam antaŭlonge estas konata «ebriiganta» pano. Tiu pano estas venena por homoj kaj bestoj. Ĝin oni ricevas el faruno sekala, tritika aŭ avena. Semoj donantaj «ebriigantan» panon estas ankaŭ infektitaj per fungo apartenanta al la gento «Fusarium» Lk.
La ebriiganta linoleo per sia influo je homoj similas ebriigantan panon, kaj fakto pri l’ infekto de linsemoj per fungo de tiu sama gento donas bazon por konkludo, ke venenaj ecoj de l’ oleo estas kaŭzitaj per parazita fungo.
Komparativa detala ellernado de la fungo montris, ke ĝi estas nove trovita organismo.
[BILDO p.5 | 33,31,62,45] Desegnaĵo de kvar fungaj konidioj (longformaj, dividitaj per transversaj vandoj), kun subskribo: «Konidioj (semoj) de fungo kaŭzanta ebriigajn ecojn de la lin-oleo.»
Sur kaj en linaj kreskaĵoj amerikana fitopatologo Bolley trovis dum 1901 fungon el gento Fusarium kaj nomis ĝin «Fusarium lini Boll».
Trovita de ni fungo havas gravajn diferencojn kun F. lini.
II.
Trovinte novan paraziton sur la lino, ni komencis ellernadi multe da specimenoj de lin-semoj por ke klariĝu: ĉu estas nur F. lini sur la lino, aŭ ĉu ankaŭ aliaj specoj de la sama gento povas pereigi linajn kreskaĵojn. Rezultatoj de niaj observoj kaj eksperimentoj tute klare montris ke ne nur F. lini Boll., sed ankaŭ multenombraj specoj de sama gento povas parazitadi sur linaj plantoj. Krom tio infekto-eksperimentoj pri diversaj specoj de la gento Fusarium donis fakton pri grandega nekonstanteco de morfologiaj ecoj (micelio, konidioj kaj aliaj) de diversaj Fusariumoj. La fakto igis nin entrepreni pristudon de granda kvanto da diversaj fungoj de tiu gento, kaj nun ni havas multe da faktoj pri ŝanĝiĝo de studataj organismoj sub influo de eksteraj kondiĉoj. Bedaŭrinde ni ĝis nun pristudis nur specimenojn de lino, tritiko, sekalo, aveno kaj diversaj loloj kreskantaj en Ruslando.
Estus tre interese, se oni povus ricevi, por kompara studo, specimenojn el la plej diversaj lokoj de la mondo. Tial mi min turnas al ĉiuj esperantistoj kun peto, ke ili sendu al ni se eble specimenojn de nomitaj semoj (10—20 gramojn de ĉiu).
Kompara studo de fungoj trovitaj en diversaj lokoj de la mondo povas klarigi demandojn pri rezisteco de diversaj utilaj kreskaĵoj kaj pri ecoj ricevitaj de organismo sub influo de eksteraj kondiĉoj.
La plej granda pleneco kaj konvinkigeco de similaj faktoj estos ebla, se nia laboratorio havos la plej diversan materialon ricevitan el la plej diversaj lokoj de la mondo.
Se esperantistaro helpos nian laboratorion ricevi bezonan por ni materialon, ĝi helpos ne nur al fitopatologio sed ankaŭ al Esperanto mem, donante novan argumenton de utileco de artefarita lingvo por sciencaj laboroj.
La studataj de ni fungoj parazitas sur la plej diversaj kreskaĵoj. Nur tiaj objektoj, kiel semoj de sekalo, tritiko kaj similaj, povas esti facile sendataj. Sed estas tre dezirinde havi fungojn de tiaj kreskaĵoj, kiel terpomoj, bananoj, ktp.
Multenombraj specialistoj fitopatologoj de tuta mondo studas la parazitojn de gento Fusarium. Ni nin turnas kun varma peto: tie, kie estas eble, transdonu nian peton al specialistoj de ĉiuj landoj por ke ili sendu, se eble, „vivajn kulturojn» de fungoj el gento Fusarium al nia laboratorio.
Elstudata de ni gento povas de diversaj flankoj interesi ankaŭ mikrobologojn, selektistojn kaj aliajn. Diversaj laboratorioj povas havi organismojn interesantajn nin, kaj ni tre deziras rilati kun ili pere de servemaj kaj dankataj esperantistoj.
M. Dunin
ul. Gercena 14 A kv. 21. Mikrologo-sema laboratorio Moskvo (Ruslando).
NB. — Ni tre dankos pro jena informo: ĉu oni povus ricevi natursciencan literaturon el via lando (speciale botanikan, fitopatologan, mikologan, mikrobiologan kaj similajn gazetojn, revuojn aŭ verkojn) — kaj kion ni devas fari por ĝin ricevi (abonpago, eldonejo, ktp. . . .).
Fera avĉjo
Avĉjo Kalinin — prezidanto de Centra Ekzekutiva Komitato de Unuiĝo de SSR, alie nomiĝas tutunuiĝa estro, gvidas diversajn aferojn de nia Unuiĝo, prezidas kongresojn kaj subskribas leĝojn.
Ĉie kaj ĉiam li estas preta. Eksterlandaj ambasadoroj venas de regnoj, kiuj nin konfesas «de jure» — baldaŭ al avĉjo: «Nian al vi estimon, sinjoro Kalinin. Ni delonge volis konfesi vin, kaj nun via renaskiĝanta lando» … — Dolĉe ili ludas, kaj avĉjo kun rideto respondas: «Jes, ni vin ankaŭ tre estimas. 7 jarojn ni atendis…»
Avĉjo ne amas multe paroli, ĉar li havas multe-multege da aferoj diversaj. Li diras nur ion gravan — kaj eĉ ne unu vorton superfluan, senutilan li aldonas.
Dormas avĉjo malmulte. Ankaŭ ne multe da tempo li havas por ripozo. Sian ripozon li uzas por akcepti vilaĝanojn. Ili venas al li rekte el vilaĝoj por klopodi pri tero, loĝejo, kooperativoj ktp.
Rekte je dua horo avĉjo jam estas preta.
— Kion vi deziras? — demandas li vilaĝanon en bastaj ŝuoj.
— Ni estas el Skolpino¹) … Ni deziras traktoron ricevi, sed forestas ĉe ni mono …
(Fino paĝo 6, 3-a kol.)
- Skolpino — malgranda vilaĝo.
— página 6 —
6
SENNACIULO
La Vivo argumentas por ni!
Malhelpoj de diverslingveco ĉiam kreskas. — Politikaj gvidantoj kaj aktivuloj pli kaj pli ofte konfesas tiujn malhelpojn. — Nia argumentaro riĉiĝis per la novaj atestoj de k-doj KALININ, AMTER kaj SEN KATAJAMA. — Instruado de Esperanto en lernejoj — jenan taskon metas SEN KATAJAMA antaŭ ni.
Raportante pri la tria kongreso de Amerika Laborista Partio en pasinta jaro, K-do Amter interalie prezentis al la legantoj de Moskva Pravda jenajn liniojn:
«Kiel evidentiĝis el la raporto de l’ partia sekretario, la partio kalkulas 25000 membrojn, kiuj dividiĝas je 16 lingvaj federacioj kaj 7 aliaj lingvaj grupoj, ne sufiĉe
[BILDO p.6 | 12,28,65,57] Foto: plenkunsido en granda salono; ĉe pupitro staras viro leganta el papero antaŭ amaso da sidantaj kaj starantaj delegitoj, pluraj kun kapoj turnitaj al li.
multenombraj por formi federaciojn. La plej granda estas la finna federacio kun 7000 membroj, post ĝi sekvas la angla — 2000 membroj; sed necesas konsideri, ke duono de partimembraro parolas angle. Estas klare, ke tiu ĉi multlingveco estas grava baro en laboro de la partio.» (Pravda, N-o 44 de 1924.)
Se la multlingveco faras malfacilaĵojn en partia laboro, do des pli grandaj ili estas, kiam temas pri la politika laboro inter vastaj laborulaj amasoj, precipe en Sovetio, en kiu unuiĝis tiom multaj diverslingvaj popoloj. Kaj ne lasas sin longe atendi la konfesoj pri ili flanke de politikaj agantoj: jen K-do M. I. Kalinin, priskribante sian vojaĝon tra Uzbekistano (Uzbeka SSR), rakontas interparoladon kun tieaj kamparanoj:
«Komence la konversacio iris kun sufiĉa peno. Necesis ĉiun vorton tiri el la kamparanoj kvazaŭ perforte … La ĉefa malfacilaĵo de la interparolado estis, certe, la diverseco de lingvoj. Kiom ajn bonaj estus la tradukistoj, tamen la tradukado restas tradukado kaj, ĉefe, vi ne povas kapti la intonaciojn de voĉo, la nevolajn aklamojn, vizaĝesprimon de l’ oratoro k. t. p. Siavice, ankaŭ vi ne povas senpere influi. La tradukisto laŭ sia plaĉo faras la akcentojn, kaj, verŝajne, tre ofte, spite al vi, tute aliloke.» (Moskva Izvestija, N-o 55 de 1925 j.)
Kaj tamen, ja tradukistoj regas dum la politikaj kongresoj internaciaj — rigardu la bildon apudan: estas unu el fotografaĵoj de la lasta plilarĝigita Ekzekutivo de Komunista Junular-Internacio. La revuo (Ogonjok, N-o 17 de 1925), el kiu ni ĉerpis la foton, akompanis ĝin per jena karakteriza subskribo: «Unu el la kutimaj scenoj de la plenkunsido — tradukado de paroladoj de raportantoj.«
Pravan konkludon do faras la japana K-do, membro de Ekzekutivo de Komintern, Sen Katajama en sia letero al Dolinska Grupo Esperantista. Tiun leteron, verkitan responde al la demando pri lia rilato al Esperanto, ni citas plene pro ĝia komuna intereso kaj granda valoro:
«Mi estas danka por via signo de saluto kaj responde mi deziras diri, ke kvankam mi mem ne havis bonokazon studi Esperanton, tamen mi estas tre interesita pri ĝi kaj mi sincere esperas ke tiu ĉi internacia lingvo baldaŭ fariĝos reale internacia kiel principe, tiel same en la praktiko kaj en la humaneco, kaj precipe nia movado, la komunista movado, gajnos per la lingvo tiel taŭga por internacia laboro kaj propagando.
Tiom, kiom mi havis spertojn, mi sentis ĉiam, ĉeestante la internaciajn kongresojn, la malfacilaĵojn pro tradukado de okazaĵoj kaj paroladoj, kiuj havis lokon dum kongresoj, kaj se Esperanto fariĝos oficiala lingvo, samkiel franca aŭ germana, tiam kongreso povos ŝpari multan tempon kaj la priservadon de la kongresanoj kaj ebligi al ili senti sin pli homece kaj ricevi ĉiujn bonojn de la kongreso.
Tial mi ofte pensis pri Esperanto, ke ĝi estos instruata en la unua- kaj duagradaj lernejoj de iu lando, ni supozu, unu aŭ du horojn semajne. Tiam ĝi estos plene taksita de la popolo. Mi esperas, ke la tempo venos, kiam Unio de SSR adoptos Esperanton en siaj unua- kaj duagradaj lernejoj tra la tuta lando, ĉar USSR povas fari ĉion ajn bonan por la popolo. Mi esperas, ke vi konsideros ĉi tiun problemon, kiam vi kunvenos por solvi ĝin. Uzi unu aŭ du horojn semajne por Esperanto en unuagrada lernejo — tio signifos nenion, se tio alportos rezultojn dum postaj jaroj.» (Letero de 12. V. 1925.)
K-do Katajama klare metas antaŭ niaj sovetiaj kamaradoj ilian proksiman taskon — labori por enkonduko de Esperanto en lernejojn. Tio ne signifas celi unuavice permeson de la instruado, tio ja signifas jam nun pretigi nin per preparado de taŭgaj instruistoj kaj instruiloj al la fakta enkonduko de Esperanto en la lernejojn. Ĉar, havante spertajn instruistojn kaj taŭgajn instruilojn, ni ja facile povos en sovetiaj kondiĉoj akiri la dekreton permesantan la instruadon; por tio kuraĝigas nin, samkiel la alilandajn kamaradojn, jenaj linioj de Katajama, kiujn li prezentis por publikigo en «Soveta Esperantisto» (propaganda ruslingva revuo):
«. . . mi scias, ke Esperanto estas la plej grava kaj utila lingvo iam ajn inventita. Carlyle (elp. Karlajl) diris iam, ke komencanto de ĉiu reformo estas unu, sed nun vi havas milionojn, kiuj batalas por propagandi Esperanton al la popolo. Ni, la komunistoj, devus peni fari tiel ĉar nia laboro estas precipe la propagando inter diversaj nacioj kaj rasoj, kiuj parolas diversajn lingvojn. Por plifaciligi la propagandon kaj malgrandigi ĝiajn malfacilaĵojn Esperanto estas la plej bona rimedo. Mi esperas, ke la tempo baldaŭ venos, kiam Esperanto estos konsiderata kiel la plej bona internacia lingvo por la internaciaj kongresoj!» Kolektis G. Dem.
(Daŭrigo de paĝo 5.)
Ni petas vian helpon, por ke oni al ni donu kredite…
Avĉjo tralegas paperojn kaj surskribas «Donu traktoron prunte!»
Vilaĝano iras ĝoja al pordo kunpremante paperojn, returniĝas:
«Estu sana, Miĥailo Ivanoviĉ. Dankegon grandan…»
Tiel laboras nia avĉjo, ĝis kiam oni lin petos alveturi en VCIK²), aŭ alian institucion.
Kaj li ne laciĝas.
Ja li estas fera, bolŝevista avĉjo.
Elrusigis J. Avrunin (1122).
Nekrologo
Post mallonga malsano mortis 6. junio
K-do Otto Bernstein
SAT-ano 3172 el Leipzig en aĝo de 48 jaroj. Lia seriozeco kaj fidindeco, lia senlaca sindonemo, kun kiu li agadis por la laborista klaso, certigas al li ĉe ĉiuj kamaradoj, kiuj konis lin,
honoran memoron!
- VCIK — Tutruslanda Centra Ekzekutiva Komitato.
— página 7 —
SENNACIULO
7
Ni ne serĉu facilajn venkojn
Enkonduko de internacia lingvo en lernejojn estas afero tre grava kaj tial ĝia atingo estas unuavice persekutata de mondlingvanoj. Sed… samtempe ĝi estas aĥila kalkano de la mondlingva movado kaj tion pruvas al ni jena fakto: antaŭ du jaroj niaj idistaj kamaradoj trumpetis enkondukon de Ido en lernejojn de Abĥazia SSR kaj jen kion ni legas nun, en 1925 jaro, en gazeto «Trudovaja Abĥazija» (Labora Abĥazio): raportante pri jara kunveno de «Abĥazia Societo de internacia lingvo Reform-Esperanto», la gazeto diras, ke «el demandoj kaj diskutoj evidentiĝis ke en lernejoj de Suĥum (ĉefurbo de Abĥazio) ĝis nun ne estas enkondukita la internacia lingvo Ido» kaj tial la ĝenerala kunveno de la societo komisiis al la nove elektita komitato ekklopodi duafoje por antaŭ Popola Komisario de Klerigado pri instruado de Ido en lernejoj.
La kaŭzoj? Eĉ la malgranda Abĥazio verŝajne havas pli multe da lernejoj, ol la Abĥazia Societo de «Reform-Esperanto» havas da membroj, kaj ja ne ĉiuj membroj kapablas fariĝi instruistoj de la lingvo.
Jen kial ni devas esti tre atentaj por ne trafi en la situacion, en kiun trafis niaj idistaj kamaradoj, kiuj perdis tre multajn fortojn por pruvi al ni per diversaj dokumentoj enkondukon de Ido en abĥaziajn lernejojn kaj kiuj ne povis kaŝi la veron antaŭ la gazeta raportisto.
Pli saĝe agas niaj ukrainiaj kamaradoj esperantistaj: anstataŭ fanfaroni pri permeso instrui Esperanton en ukrainiaj lernejoj, ili sin dediĉis por prepari instruistojn kaj instruilojn de la lingvo; en Odessa ili aranĝis kursojn de la lingvo speciale por instruistoj kaj en Ĥarkov ili sukcesis en siaj klopodoj antaŭ Ukrainia Ŝtata Eldonejo, kiu nun aperigas en granda eldonkvanto lernolibron de Esperanto.
Jen tiamaniere, per komunaj fortoj, ni preparu la vojon al oficiala akcepto de mondlingvo, sed ne per nuraj rezolucioj kaj favoraj decidoj, ĉar en la reala vivo valora estas nur tio, kio krom teorio havas ankaŭ la ĉefan argumenton — la praktikan aplikeblon! 1516.
KRONIKO
Ĉekoslovakio.
Gablonz a. N. La ĉi-tiea lab. esp. grupo partoprenis oficiale je la granda komunista junulartago en Friedland pentekoste ĉ. j. La grupo kunportis la novan ruĝan standardon kun verda stelo kaj kantis dum la demonstracio esp. batal-kantojn, kio multe efikis kaj vekis intereson. Sur la festplaco kelkaj gekamaradoj disdonis la novan esp.-flugfolion de SAT (skribite germanlinge). Jam en la pasinta martsoleno la grupo plenigis du program-punktojn per esp. kantoj (esp. himno kun nova teksto, kaj ruĝgardista marŝo). K-do Bauer parolis kelkajn vortojn pri la valoro de esperanto por la laboristoj. Rezulto: 12 subtenantaj membroj.
Germanio.
Leipzig. Ĉi tie okazis dum pentekostaj tagoj konferenco de la plivastigata estraro de LEA (Lab. Esp. Asocio por germanlingvaj regionoj). Ĉeestis krom la estraro 12 distriktestroj, resp. reprezentantoj de diversaj distriktoj kaj multaj gastoj. Post la raportoj de l’ prezidanto, sekretario-kasisto, redaktoro kaj presserva gvidanto k-do Wendt-Leipzig parolis pri la ŝancoj de Esp. ĉe la Frankfurta Olimpiado; k-do Bässler pri la lernlibra demando, en kiu oni akceptis post longa debato proponon de k-do Sproeck-Berlin, dum aŭtuno eksperimenti en la instruado laŭ la rekta metodo; k-do Deubler-München pri naciaj kaj internaciaj esp-organizaĵoj. Li akcentis la nedisigeblecon de per- kaj poresperanta laboro kaj la necesecon trovi unuecan bazon, sur kiu oni povus unuigi la nacian kaj internacian lab. esp. movadon. En kiu formo tiu kuniĝo okazu, ne estis klare videble el la referato, tamen la solvo imagata celas en la direkto al grava ŝanĝo en la statuto de SAT. Bonvenigita kaj akceptita unuvoĉe estis la finpropono, ke LEA kunvoku la estrarojn de ĉiuj landaj lab. asocioj dum aŭgusto al Wien, por komune kun SAT interkonsiliĝi pri unuigo de la nacia kaj internacia movadoj. Same oni bonvenigis kaj akceptis la aliĝproponon de ALLE (Aŭstria Lab. Ligo Esp.) al LEA. —
En la kunveno de la SAT-anaro de Leipzig, okazinta la 3. 6., jena decidpropono estis unuvoĉe akceptita: «La individuaj SAT-anoj de urbo aŭ vilaĝo kuniĝu kiel SAT-rondo, por komune vigligi la movadon en la koncerna loko.«
Nederlando.
W. Oni decidis dum la pentekosta kongreso de la Ned. Lab. Federacio Esp. per 7—8 voĉoj klopodi fondi Internacian neŭtralan. Satanoj de Holando fervore laboros por gajni membrojn kaj legantojn por SAT-movado. Aŭskultemulo.
Sovet-Unio.
Rtiŝĉevo. Tre sukcese korespondas loka pionirjunulara grupo kun eksterl. junulaj grupoj, same junular-komunista asocio. Al tiu esp. korespondo tre simpatias partia komitato. Nun grupo de lab. korespondantoj ĉe fervojista klubo en nomo de Lenin organizis kolektivan korespondadon kun eksterl. samprofesianoj. Tutan korespondadon gvidas k-do Ĉerniŝkov. Pri SAT kaj Esp. oni skribas en la kluba mura gazeto, kie ekzistas speciala fako por esp-ismo. 2769.
Kongresvojaĝo al Wien
Nia vojo kondukas nin en tiu ĉi jaro al Vieno por partopreni la V-an SAT-kongreson. Certe multaj k-doj deziras renkontiĝi reciproke jam dumvoje. Se jes, uzu la okazon! respondu la inviton! De Passau, bavara limurbeto apud la Danubo, veturas ŝipoj al Vieno. Kiu ne preferus la ripozigan kaj refreŝigan ŝipveturadon anstataŭ fervojan? Sekve: Kelkaj k-doj jam interkonsentis renkontiĝi en Passau kaj uzi la ŝipon forveturontan la 10. aŭgusto matene. Tiu, kiu devos restadi dumnokte en Passau, skribu al k-do Haas Georg, Passau, Auerberg n-o 7, Bav. Sabate vespere 9. aŭgusto ni intencas aranĝi kunvenon propagandan kaj interkonatiĝan.
Surŝipe al Vieno, al la Kvina!
Konrad Deubler, München, Arcisstr. 48 II.
Sekretoj de la Belgrad-a Kamariljo
3] (Fino)
Kvankam Pasiĉ estas ege kompromitita per ĉi-afero, tamen li sciis ŝajnige lavi siajn manojn (elturniĝi); bridi la reĝon kaj pere de li la aliajn kaj esti ĉiam la unua diktatoro en la ŝtato SHS.
Pro tio la reĝo klopodis sin liberigi de Pasiĉ, ĉar eĉ al li li malruĝigas la lipojn. Antaŭ nelonge ili grupiĝis: Tiuj estis pli eksponitaj en salonika proceso, kiel Petar Zivkoviĉ, Mihajlo Rankoviĉ kaj Ljuba Jovanoviĉ, kun la reĝo, la malpli eksponitaj, generaloj Josip Kostiĉ, Mirko Miroslavljeviĉ, Uzun Mirkoviĉ ktp. kun Pasiĉ. Ĝi estas fakto kaj ĉi-fakto elvokis kunpuŝiĝon inter Pasiĉ-Aleksandar. La kunpuŝiĝo sufiĉe efikis por kaŭzi la registarfalon de la opozicia bloko, kiun prezidis Ljuba Davidoviĉ.
La reĝo pro memsekurigo kontraŭ Pasiĉ klopodis en la pligrandigita Davidoviĉ-kabineto, ennestigi siajn intimajn salonik-procesajn amikojn, kiuj estus okupintaj en la ministerio la plej gravajn postenojn. Sed, ĉar la ĉefroluloj de la radikala partio forlasis Jovanoviĉ-on, la reĝo malsukcesis, kaj estis devigita transdoni la registaron al Ljuba Davidoviĉ.
La Davidoviĉ-bloko sin montris tro neforta kaj meditema por kontraŭstari la reakcian blokon, kiu formiĝis jam komence de salonika proceso. Ĝia programo: Batalo kontraŭ la korupcio; interkonsento kun Kroatoj kaj Slovenoj. Ĝi klopodis efektivigi laŭ parlamenta vojo, sed ne ekstere, renversi la monarkion kaj dispeli la reakcian blokon, kiu en salonika afero enradikiĝis.
Kaj kvankam la registaro Davidoviĉ havis plimulton kaj kvankam ĝi havis ĉe si larĝajn popolamasojn, kolerantaj kaj malkontentaj kontraŭ la reakcia bloko, kaj sciis detale pri la salonika proceso, tamen ĝi devis fali. Ĝi devis fali pro tio, ĉar ĝia malkuraĝo ne povis elteni la batalon kun la tri faktoroj el salonika proceso: kun perfidado kaj sprituleco de la reĝo, kun ŝajnmildeco de la blankaj generaloj kaj kun subpremado de reorganizitaj estroj de la radikala partio Pasiĉ, Ljuba Jovanoviĉ.
Pro la malkuraĝeco de la bloko-registaro facile estis al la tri faktoroj, prepari ŝtatatakon kaj per tio faligi registaron Davidoviĉ.
Denove regadas hegemonio de la serba burĝaro kaj serba militarismo, mortiga kaj rabista registaro kiun rege prezidas: suvereno, «Blanka Mano» kaj ilia radikala partio.
Ĉi-atako devus esti la lasta leciono por ĉiuj subpremitaj nacioj kaj ekspluatataj amasoj en Jugoslavio, ke ili la tutan agadon, propagandon kaj organizaĵojn centraligu, ne por la balotoj, kiuj vidigis, ke ili ne povas renversi la nunan reĝimon, sed por preparo de armita ribelo de la subprematoj, ekspluatataj kaj trompataj popolamasoj kontraŭ la monarkio kaj ĝia korupta reĝimo, por pure kamparana-laborista registaro, por sia emancipo kaj ellaboro de Balkana Respublika Federacio. Poro.
— página 8 —
8
SENNACIULO
DISKUTEJO
Esperanto en danĝero
Estinte ĝis nun ekster tiuj, diskutantaj pri la maniero reformi aŭ «simpligi» Esp-on, mi hodiaŭ enviciĝas ilin por plenumi mian devon ilustri la danĝerecon de tia celado.
En la lasta tempo multaj k-doj prezentis ideojn pri plifaciligo de Esp-o, sed ĉiuj traktas la aferon de la tute erara vidpunkto, ke Esp-o estas lingvo kreita eksklusive por aplikado de l’ proletaro. Tute ne! En ĉiuj rondoj ni trovas adeptojn de Esp-o kaj tio estas ĝojiga fakto, ĉar ju pli granda estas la Esp-istaro, despli certigata estas ĝia ekzistado kaj ni profitas per tio ke la plej grava ilo por la internacia batalo pli firma estas en niaj manoj. Reformi Esperanton do nur povas esti tasko de ĉiuj adeptoj, aliel oni estigus apartan lingvan movadon malakcelantan la tutan mondlingvan aferon.
Ĉiu nacia lingvo estas aplikata de diversaj elementoj de l’ koncerna nacio kaj neniu rajtas arbitre ŝanĝi ion. Tamen la lingvoj evoluas, kvankam nur malrapide. Tia malrapida evoluo garantias la estiĝon de efektive valoraj plibonigoj. Ĉar ni rigardas Esp-on kvazaŭ naturan lingvon, ni ankaŭ devas konformigi ĝin al tiaj leĝoj.
La k-doj, verkintaj la artikolon en n-o 34 de «S-ulo» sub «Diskutejo», tre malmulte pravigas sian vidpunkton. Estas vere nur persona sento difini, ĉu la formoj ante, kontre, balde ktp. estas pli belsonaj ol la nunaj. Kaj pledi por ili tial, ke ili estas pli mallongaj, fakte estas senprudenta, ĉar Esp-o ne estas stenografio. La aliaj formoj difero, konfero, komito ktp. pli evidentigas la artefaritecon de Esp-o. La nunaj formoj estas pli internaciaj, eĉ tiagrade, ke ne-esp-isto facile povas traduki ilin. Koncerne la prezentatajn formojn tia ebleco ne ekzistas.
Konigi al lernantoj novajn, neoficialajn lingvaĵojn estas laŭ mia sperto taktike malĝusta. La instruatoj konfuziĝas kaj mi devis aŭdi de kelkaj dubojn pri la ekzistpovo de Esp-o se oni daŭre flikadas je ĝi, kiam ĝi estas ankoraŭ en la stato de evoluo. Krome estas tute logike, ke la lernado de duoblaj formoj estas pli peniga.
De jardekoj Esp-o estas aplikata nunaforme kaj neniam montriĝis la neceseco de simpligo kiel la proponata. Tiaj celadoj estas la latenta¹) intenco de ido-igo de Esp-o. K-doj, helpu ĉiuj ke la[?] iniciatoroj fiasku! Zorgu pri tio, ke Esp-o evoluu normale kaj laŭfundamente kaj antaŭ ĉio laŭ montriĝanta neceseco! Sed kontraŭ ĉio alia tuj organizu la batalon. Diskutu la problemon en viaj kunvenoj kaj prezentu vian opinion al nia Va en Wien. Vivu Esperanto!
SAT-ano E. M. (1072), Dresden.
Kio interesas nin plej multe?
Niaj organoj «S-ulo» kaj «Senn. Revuo» kelkfoje instigis nin al kritiko kaj dezir-esprimoj rilate ilian enhavon.
Laŭ mia opinio, se ni volas kritiki kaj precipe deziron esprimi rilate la enhavon de niaj organoj, ni devas esti konsciaj pri nia celo.
Kian celon ni havas?
Ni volas estigi la socian ordon de la laborantoj. Do plej multe interesas nin tio, kio helpas nin al nia celo.
Dum la hungara komuno ofte okazis al mi, ke mi havis demandojn pri detalaĵoj rilate la aktualajn aferojn. Mi ricevis ĉiam respondon, ke ni ne havas tempon por la detalaĵoj, ĉefe estas necese kompreni la esencon de la socialismo, kaj la konvena ago poste sekvos el si mem. Post la unua aŭskulto la respondo estas konvinka. Sed la spertoj montris al mi, ke la situacio ne ĉiun direktas al konvena aŭ eĉ al harmonia ago.
Do ni devas organiziĝi, t. e. ĉiu el ni devas koni sian lokon en la nova socio, kaj ĉiu devas scii, kion li volas kaj kiel realigi tion. Do ni devas klopodi pri sistemeca konatiĝo kaj pri unueco. Ni devas havi ordigitaj niajn ekkonojn, ke ni povu regule pensi.
Ĉu ekzistas scienco, kiu okupiĝas pri tiu-ĉi temo?
Jes, la sociologio.
La sociologio analizas la fenomenojn de la socia vivo. Montras al ni tiujn risortojn kiuj havas influon sur unuojn agi en la amaso kaj la agojn de la amasoj. Ĉu ni povas ion sukcese aranĝi sen tiuj ĉi konoj?
Do min interesus legi almenaŭ bonan skizon pri sociologio.
Plej interesa parto de la sociologio estas por ni la laborula demando kaj la socialismo.
Mi pensas realigebla mian deziron en kadro de «Sennacieca Revuo» per artikoloj pri «Sociologio», «Historio de socialismo», pri niaj eminentuloj kune kun la konatigo pri iliaj verkoj, kaj fine povus aperi specialaj kajeroj nur pri diversaj verkoj kiel «Kapitalo» (de Marx), «La ino kaj la socialismo» ktp.¹). En «S-ulo» ni povus kritiki kaj diskuti pri la aktualaj temoj.
Kamaradoj! Ĉu vi konsentas?
SAT-ano 1934.
- kaŝita, interna. — Red.
KORESPONDADO
TARIFO
Korespondado: Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon.
Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.
MALLONGIGOJ: L = letero. PK = poŝtkarto. PI = poŝtkartoj ilustritaj. PM = poŝtmarkoj. bfl = poŝtmarko sur bildflanko. k.ĉ.l. = kun ĉiuj landoj. esp.aĵo = esperantaĵo.
Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
Francio.
— K-do Jules Lacas, 11, rue de la Bienfaisance, Nimes (Gard) dez. koresp. kaj interŝ. L, PK, PI, k. ĉ. l.
Germanio
— K-doj de la Esp. grupo «Espero» dez. koresp. pri div. temoj k. ĉ. l. Adresu al la grupestro: K-do Hugo Köthe, Probsteistr. 8, Teuchern (Bez. Halle a. S.)
— ESPERANTISTA LABORISTO, 1. jaro (1920) n-o 1—11 (Dec. 20) aĉetas 1810 Robert E. Bitzer, München, (Germ.) Hesseloher Strasse 11/2.
Litovio
— Gek-doj ĉiulandaj! Sendu statistikajn sciindaĵojn pri politika stato (partioj, organizaĵoj, parlamento ktp.) vialandaj virinoj. Kiu ne scias esp. skribu germane, ruse aŭ france. Sendu tialingvajn pri tiu ĉi temo ĵurnalojn. Adr.: K-do J. Dagys, D., Gimnazio, Birzai.
Sovet-Unio
— Studentaro de l’ tuta Mondo! Skribu al adreso: K-do Dim. Snejko, Poŝtkesto, 33, Minsk, (Blankrusio) pri via vivo, situacio ktp. Bonajn k. interesajn let. mi uzos por studenta ĵurnalo «Ruĝa Standardo». Resp. garantias. Interŝ. stud. gaz. k. ĵurnalojn. Cu vi aŭskultas, studentaro?
— K-do Viktoro Linev. Do vostrebovanija, Baku, pri politiko, interŝ. PK, PI, papermonon.
— K-do Birjakov Evgenij, Pavloviĉ, Furŝtadskaja, ul. 16, kv. 6, Leningrad, dez. serioz. koresp-adon pri organizo de kancelaria laboro en fervojaj oficejoj k. ĉ. l.
— «Grupo de leningradaj geesp.-fervojistoj dez. serioz. korespondadon pri vivkondiĉoj de lab. en a. landoj. Ĉiam resp. Adr.: H. Frank, 3a Sovetskaja, 21, kv 25, Leningrad.
— K-do Josefo Baranovski, Poŝtkesto, 33, Minsk, pri div. temoj k. ĉ. l. studentoj k. ekstereŭropanaj fraŭlinoj.
— K-do Vladimir Kazakeviĉ, Gorodisĉe, Kieva gub. Gorodiŝĉenskij Saĥarnyj zavod (Ukraino) pri sukera industrio (ellaboro de sukero, situacio de sukera industrio ktp.) k. ĉ. l.
— Volas korespondi kun tuta mondo du studantoj Saĥarov kaj Saulskij — Sovetunio, Irkutsk, Universitato.
- Tiajn specialnumerojn jam nun eldonis kaj estonte eldonos redakcio de S. R. — Red.
RECENZEJO
Gazetoj
Represis art. el S-ulo: A. Vilag, Targu-Mureŝ, 23. 5. Bono k Malbono el Britio (S. 27), 27. 5., Paŝo al solidareco intern. (S. 31); Le Journal du Peuple, Paris, 23. 5., Perspektivoj postmondm. (S. 30).
Enpresis div. art.: Daily Herald, London, 30. 5., 1. 6., artik. pri kaj en Esp., ankaŭ i. a. pri SAT k. la V-a kongr.; Industrial Solidarity, Chicago, 13. 5., malgr. notoj el la SAT-movado; Die Weisse Fahne (novspirita organo), Pfullingen, (Württ.), entenas longan prop. artikolon por Esp.
Libroj.
И. Изгур. Организация международной солидарности. Международный язык. На службе пролетариату. I. Izgur. Organizo de internacia solidareco. La lingvo internacia je la servo de l’ proletaro. Moskvo 1925, Unuigita eldonejo «La Nova Epoko» kaj C. K. SEU. Formato 23×15 cm. 36 pĝ. Eldonkvanto 5100 ekz. Prezo 20 kop.
Kresko de proleta esperanta movado en Sovetio instigis niajn Moskvajn k-dojn unuigi siajn fortojn por grandkvanta eldonado de propagandaj broŝuroj. La recenzata broŝuro prezentas do la unuan el la serio — ruslingvan verketon de nia k-do Izgur. Popularforme ĝi rakontas pri esenco de mondlingva movado, pri ĝia historio, kaj detale priskribas praktikan laboron kaj ideologion de SAT. Ĉiu linio de la verko spiras per poeziema entuziasmo, propra al k-do Izgur, kiu ja estas konata kiel proleta poeto en Soveta Ukrainio. La broŝuro estas prezentita en modesta, sed plaĉa aranĝo; sur la lastaj du kovrilpaĝoj en trafa formo estas donitaj ĉiuj necesaj informoj, kie kaj kiamaniere interesatoj povas akiri lernolibrojn de Esperanto, aliĝi al lokaj esp. organizaĵoj kaj al SAT, aboni la revuojn de SAT ktp.
La broŝuro estas rekomendinda al ĉiuj sovetiaj propagandistoj de Esp.o, kiuj zorgu ne nur havigi la broŝuron por si mem, sed precipe aranĝi ĝian vendadon en siaurba librejo. G. P.
[REKLAMO p.8] Unuigita eldonejo «La Nova Epoko» kaj CK SEU — Ĵus aperis! Ĵus aperis! — A. Jodko — Laborista klaso kaj internacia lingvo — 2-a plilarĝigita eldono de la konata ruslingva propaganda broŝuro. Pr.: 20 kop. — Mendu ĉe librejo de C. K. Svjazj, Moskvo, Solanka 12, k. 326. Senpere al la eldonejo adresu nur opajn mendojn (ne malpli ol 50 ekz.)
Presejo: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG
N.º 39, 25 de junio de 1925
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
1-a Jaro, N-o 39
[BILDO p.1 | 40,6,54,16] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» en la mezo, ĉirkaŭita de la teksto «APERAS — SEMAJNE»
APERAS S.A.T. SEMAJNE
- Junio 1925
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
Redaktoro: N. BARTHELMESS, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz | Gvidanto: Ekzekutiva Komisiono de SAT, 23, rue Boyer, Paris XX | Administranto: R. LERCHNER, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz
Bulgario, la lando de la pendigiloj
Niaj bulgaraj kamaradoj, ĉiutempe tiom skribemaj kaj raportemaj, ĉiam inter la plej viglaj kunlaborantoj al «Sennaciulo», silentas. Raportoj iliaj mankas. Tamen resonas el la ĉiutagaj ĵurnaloj de ĉiuj landoj la eĥoj el la lando de suferoj kaj turmentoj, obtuze, malkomplete, sed tamen diveniĝante la ekscesegojn grandskalajn, la murdadon kaj buĉadon, kiu semajnon post semajno senĉese kaj senhalte furiozas. Mutigis niajn kamaradojn tiu ekstremo de teroro. Nur de tempo al tempo atingas nin konciza noteto: «Ne sendu gazeton. Sendu nenion. Estas danĝerege!» Aŭ eĉ iafoje kelkaj pliaj linioj, kiel ĉi-suba sciigo sen iaj[?] precizaĵoj. Ĉiam nur la ripetata kanto: Teroro estas nepriskribebla. Mankas do la firma interligo kun tiuj niaj kamaradoj. Rompita estas la komunikado. Ni ne povas skribi al ili, ili ne povas skribi al ni. Gazeton nian ili ne rajtas ricevi.
Restas do sola ago de solidareco por ni: per nia organo sciigi al ĉiuj niaj kamaradoj en tutmondo, kiom granda estas la mizerego de la popolo en Bulgario, kiamaniere la firegistaro procedas por laŭlitere fizike ekstermi la proletaron en la lando. Red.
IRH. 63 mortkondamnoj en Ŝumen — 5 novaj mortverdiktoj en Sofio — la ekzekutistoj havas «bonajn tagojn» — tiel raportas malvarme la burĝa gazetaro. Por 1000 levoj kaj la ŝnuro kanajlaj ciganoj ĉiutage pendigas la intelektularon kaj la gvidantojn de l’ bulgara popolo. Kun plifortigita fervoro la ekstermo de la popolo, kiu jam daŭras du jarojn, estas kontinuata.
La atenco al la katedralo St. Nedelia estas sekvo de la furioza teroro de l’ Cankov-registaro, skribas rifuĝinta el Bulgario emigranto. Ĝenerale oni opinias, ke la atenco povas esti atribuata nek al la komunistoj nek al la kamparanoj kaj ke ĝi estis verko de individuaj personoj. Sed la atenco estis la dezirita preteksto por la registaro, por efektivigi la jam delonge organizitan planon: masarestadoj, ekstermo de ĉiuj aktivaj inteligentaj elementoj de la komunista partio kaj de l’ kamparana ligo. Tuj post la atenco oni komencis arestojn kaj domtraserĉojn laŭ grandskale preparita plano. Sole en Sofio pli ol 2000 personoj estis arestitaj. Kazernoj, lernejoj kaj policejoj estis troplenigitaj de arestitoj. El ili multaj, kvankam ili senkontraŭstare arestigis sin, estis inside mortigitaj. Dumnokte komenciĝis turmentadoj kaj torturoj. Tiamaniere oni provis eltiri konfesojn. Se oni ne sukcesis, oni devigis ilin ekstere de la urbo ŝoveli siajn proprajn tombojn, minacante per mortpafigo. Se konfesoj ne estis elpremeblaj, mortpafigo okazis. La inkviziciajn trupojn estris aŭtonomistoj, macedonoj kaj diversaj nome konataj militist- kaj polic-personoj.
- majo je la oka horo matene la tri de l’ milittribunalo kondamnitaj «atencintoj» Fridman, Koeff kaj Zadgorski estis pendigitaj. La ekzekuto okazis publike sur libera placo en orienta ekstera kvartalo de Sofio. Minimume 50000 personoj ĉeestis kaj reprezentantoj de ĉiuj eksterlandaj gazetoj kaj ambasadoroj. Precipe k-do Fridman montris kuraĝan sintenon ĝis la fino. Lian lastan deziron, diritan antaŭ la tribunalo: mortpafigi lin per la soldatoj sed ne pendigi lin, oni ne plenumis.
[BILDO p.1 | 25,50,68,67] Foto: publika ekzekuto sur libera placo; tri pendigitaj homoj sur lignaj pendigiloj, ĉirkaŭe soldatoj kaj rigardantoj.
Ekzekuto de k-doj Fridmann, Koeff kaj Zadgorski en Sofio. Ni honore memoru la mortigitojn de la blanka teroro!
Sciigo el Bulgario
Jam vi scias, ke nia kompatinda lando brulas. Pri nia urbeto mi diras: estas multaj mortigitaj senkulpe. Ekzekutado dumnokta. Pli ol dek kamaradoj jam kuŝas en la tomboj. Vi ne devas paroli aŭ diri la saman veron. En urbo T. esperantistoj estas batitaj ĝismorte. Kruela sort’, malbona ŝtat’, kiu pereigas sian idaron.
Kamaradaro tutmonda, ne protestu por ni, sed gardu la sanktan memoron pri la ĉi-jaraj bulgaraj kruelaĵoj.
Ĉio estas nepriskribebla. Ni devas silenti kaj laŭdi nian firegistaron. Kio ajn okazu, vivu SAT!
— página 2 —
2 — SENNACIULO
El Portugalio
La venkitaj kapitalistoj estas paradokse la venkantoj
Revolucio de oficiroj en Lisboa. — Fortecrilatoj de demokratoj kaj naciistoj. — La rolo de l’ «Komercista Asocio». — La sinteno de l’ popolo kaj de la laboristaj partioj. — Armilojn popolo ne ricevas. — La danko de l’ savita registaro: persekutoj de proletaro. — Fortransporto en ekzilon de «ruĝuloj». — Laboristaro kaj burĝaro timas!
La 18. aprilo la lisbona urbo estis skuita pro revolucio de iom da teruro, sed pli da kuriozeco . . . Ĉar la lisbona popolo estas ja kutiminta al revolucioj: post la proklamo de l’ respubliko, en 1910, oni povas preskaŭ kalkuli unu en ĉiu jaro! Do, pli da kuriozeco ol da teruro. Kiu estas provokanta la Ordon, — tiun fantomon, kiun la kapitalistoj metas antaŭ siajn krimajn personojn? Tiu-ĉi-foje, — precize tiuj, kiuj vivas de ĝia subteno: oficiroj! Kial?
Ĉi tie komencas la historio. La progresoj de l’ novaj ideoj komencas timigi la kapitalismon. La respublika prezidanto nuna ŝajnas — al ili — inklina al tiuj ideoj. La demokrata partio dividiĝas interne je du sektoj: la dekstruloj, la maldekstruloj, — ĉiuj fine la samaj . . . Ĉi tiu partio estas la plej forta.
Poste, staras la naciistoj, — multe da partioj kunfanditaj, kies eroj neniam ligiĝas . . . La naciistoj akre batalas kontraŭ la demokratoj kaj intencas redoni al malfeliĉa lando la Ordon, kiun ĝi forlasis post sperto pri neutilo de obeemo. En Komercista Asocio oni komencas ankaŭ batalon kontraŭ la demokrata registaro. Dume, oni konspiras. Jen la radikaloj malsukcesas, jen oni anoncas oficiran konspiron. Okazas la striko de l’ komercistoj (vidu S-ulo no. 10), kaj el ĝi aperas la Unuiĝo de l’ Ekonomiaj Profitoj; la komercistoj aĉetas unu el la plej disvastigitaj ĵurnaloj «O Século» (La Jarcento) kaj komencas intensan batalon kontraŭ la registaro kaj kontraŭ la demokrata partio. Du fortoj partiaj alproksimiĝas je la naskiĝanta Unuiĝo: la monarkistoj kaj la naciistoj. La unuaj estas forpelitaj, la duaj akceptitaj. La atakoj de l’ «Século» fariĝas pli kaj pli akregaj. Oni preparas la spiritojn . . .
. . . kaj la 18. aprilo, en la kutima loko, kie oni komencas revoluciojn — kiam la nia? — en la supro de l’ Avenuo de l’ Libereco aperas kanonoj, soldatoj kaj — politikistoj. Jen faŝista provo. La intenco de l’ oficiroj estis nur imiti — la verkaĉon de Primo de Rivera, la ridinda generalo. Malaperigi la bolŝevikan fantomon, liberigi la honestajn komercistojn, — ĉio sub la influo de l’ Unuiĝo de l’ Ekonomiaj Profitoj. La registaro, iom malrapide, sufokis la ribelon. Malgraŭ la kompromiso de l’ tutlanda oficiraro iel helpi la ribelon, ĝi mortis iom ridinde, — la estroj forkuris en hispanan ambasadorejon — ĉar mankis al ĝi la plej forta apogo, kiu inter ni sukcesigas la revoluciojn: popola aprobo! La popolo ne aprobis, ĉar oni ne forgesas facile la teruran agadon de l’ diktatoro Sidonio Paes, kiu plenigis je laboristoj la kaptitejon, dum cinike li protektis la infanaron.
La popolo ne aprobis, ĉar ĝi estas esence liberema, la historio de popolo estas senlaca lukto por libero! Estas malfacile enkatenigi tian bravan popolon!
La Ĝenerala Konfederacio de l’ Laboro, Socialista kaj Komunista Partioj kreis provizoran unuecfronton, — nur ebla antaŭ la danĝero. La sind. organo A. Batalha alvokis la popolamason, kiu ĝin amas, al ribelo kontraŭ la ĵus aperintaj faŝistoj. La popolo ekscitiĝis. Oni serĉis vane armilojn. La registaro malpermesis la kutime tiuokazan disdonadon de pafiloj, — ĉar ili, eble, post sufoko de l’ revolucio, estus direktitaj al ĝi . . . Per bomboj oni atakis la faŝistojn; heroajn agojn oni rimarkas, la popolo volas kunlabori en la sufoko de l’ aĉa ribelo, — dum la demokratanoj, kies kongreso devus okazi tiun saman tagon, forkuris hejmen . . .
Fine, la popolo venkas! La faŝistoj ne sukcesis, ĉi-tiun fojon. Kion faros nun la registaro? — demandas la proletariaro.
* * *
La oficiroj estas komforte instalitaj en militkaptitejoj kaj forkuras laŭvole. La proletariaro — estas persekutata!
Oni elpensis «Ruĝan legionon». Fakto, aro da nomantaj sin kamaradoj agis malnoble. Atakoj al bankoj kaj al klubaj ludejoj, postulo de mono, ŝtelo de monsumoj al kasisto de kompanio, — estis troigitaj de l’ burĝaj ĵurnaloj kaj aljuĝitaj al laboristaro. Pri tiaj faktoj estas tro frue paroli. Sed, ilin ankoraŭ ne oni povas kompari al krima agado de l’ burĝaro, kiun oni povas indiki per kvar vortoj: milito, senlaboreco, ftizo kaj malklereco!
En militŝipo, sen ia ajn tribunala juĝado, oni enŝipigas la supozitajn «legionanojn», kaj la ŝipo foriras en nekonatan destinon. Batataj estas la laboristoj, krime, sovaĝe, nur pro la krimo, — esti laboristo! La polickomandanto estis atakata kaj trafita, sendanĝere, — la laboristoj, ĉiuj, la sklavaro de ĉiuj tempoj, la kanona nutraĵo, la ekspluatitaj proletarioj, jen la kulpuloj. Oni batas, oni mortigas, oni persekutas. Kie estas la laboristaro, kiu monaton antaŭan ne timis la kanonajn kuglojn? Malaperis, timas . . . La burĝaro timas, la laboristaro timas!
Kiam venkos niaj kamaradoj la timon? Eble nur, kiam ili funde komprenos, ke la sklaveco devas finiĝi, kiam ili scios, kion fari post revolucio. Kropotkin iam diris, ke revoluciulo, kiam li iras en tranĉeon, bezonas armilon kaj ideon. Venu la armiloj, — la popolo estas terure kuraĝa leono!
Sed, ĝi eĉ ne scias legi . . .
José Antunes (832).
SAT-PROPAGANDISTOJ! NE LACIĜU EN LA VARBADO!
Letero el Aŭstrio
Malpermesita junular-kunveno. — Faŝistoj havas agliberecon. — Ekskursantoj sange disbatitaj. — Heroa laboro de aŭstria policistaro. — Malliberigitoj.
Ankoraŭ ne krustiĝis la tero sur la tombo de fimortigita k-do (socialdem.), flanke de la hokkrucanoj (faŝistoj), — kaj jam estas serĉataj novaj mortigoj.
La komjunularo volis okazigi en Linz renkontiĝon dum la pentekostaj festotagoj, kiel kutime ĉiujare, plie demonstracii kontraŭ la faŝistaj bandoj, kiuj estis okazigontaj demonstracion; sed la landa registaro malpermesis. La komjunuloj, kiuj jam depost du — tri monatoj limigis sian konsumon (eĉ je pano), por per ŝparo kolekti la bezonatan monon, en nombro de kelkaj dekduoj decidis almenaŭ fari ekskurson.
Ho, kia sanga ekskurso ĝi estis!
Sabate vespere, jam en la Wien-a stacidomo estis provokataj la ekskursantoj kaj ties dorsosakoj traserĉataj. Ajna armilo ne estis trovata. Pardonu! Ja estis trovata ruĝa flageto kun soveta simbolo, kaj eĉ ĝi estis forprenita de la policistoj, dum la faŝistoj tute senĝene kaj tre videble portis gumbastonojn kaj aliajn armilojn. Politika egaleco!
Demokratio! Iluziiga vorto!
Dimanĉe, je la 7a matene, Wien-aj gek-doj elvagoniĝis jam en antaŭurbo Kleinmünchen, por de tie envice marŝi al Linz. El la fenestroj ili estis salutataj per krioj «Vivu la junaj ruĝuloj!» «Mortu la reakciuloj!»
Alveninte en Kaplanhof, Linz-a k-do salutis la venintojn kaj tuj post respondo de Wien-a k-do re-formiĝis la vicoj, kiuj ekmarŝis urben.
Spontane, proksimume 200 policistoj haltigis la marŝantojn — per celpretaj revolveroj kaj ordonis disigon aŭ . . .! La ordono estis plenumita, ĉar ili rimarkis tiujn mienojn dirantajn la jam hieraŭ aŭditajn vortojn: «Vi malbonaj hundoj, la ekskurso al Linz estos bone salita al vi, ke vi memoru pri ĝi longtempe». Ĉefparto reiris Kaplanhof-on kaj kelkiuj dise iris urben por vidi ion.
La faŝistoj ktp. armitaj per gumbastonoj kun nigraflavaj flagoj netuŝite marŝis. De ĉiuj flankoj krioj kontraŭ la reakciuloj. Bone, la krioj venadis el inter la scivolema amaso kaj ne multe da komjunuloj ĉeestis, preskaŭ ĉiuj estis en Kaplanhof, sed la sangaviduloj, policistaro, kriminaloficistoj kaj faŝistoj, atakis la komjunulojn. Dum ĉi atako ili arestis 30—35 gek-dojn, kelkajn vundis, kaj pri gumbatitoj mi ne parolu.
La dua atako verigis: «La aŭstria policistaro estas la plej bona en la mondo», nome, laŭ metio.
La Linz-a policistaro kun la faŝistoj sieĝis la Kaplanhof-on. Tuj la komjunuloj faris homĉenaron opiniante tiel eviti pluajn malagrablaĵojn, sed tiel daŭris, ĝis alveturis plifortiĝo el Wien per du ŝarĝaŭtoj kaj ordonante la disigon jam la elingitaj
— página 3 —
SENNACIULO — 3
sabroj penetris la korpojn de la gekamaradoj.
El 220 arestitoj proksimume 45—50 estis nekontuzitaj, eĉ kelkaj estis grave vunditaj! La k-dinoj havis la saman sorton. 9 k.doj estas transdonitaj al landa juĝejo. En malliberejo ankoraŭ troviĝas multaj k.doj, inter tiuj ankaŭ SAT-anoj.
Rimarkinde estas, ke tuj post la pruvomontro de ilia partilegitimaĵo la arestitaj faŝistoj estis liberigitaj.
La lasttagaj faktoj dokumentis, ke la «Demokrateca Ŝtato» Aŭstrio eĉ superis Musolinion.» Poro.
El sovetlanda urbeto
(Fino).
Profesia vivo. — La organiziteco en prof. unuiĝoj. — La spezoj de l’ prof. unuiĝoj. — Asekuro. — Senlaboreco. — Labortempo. — Salajro. — La neegaleco de la salajroj kaj klopodoj forigi ĝin. — Regna helpo en malfortaj regionoj. — Tendenco de l’ prezoj. — Kooperacio. — Kunlaboro inter potenco kaj masoj.
Mi ne tial komencis per la priskribo de l’ kultura vivo, ke mi mem estas instruisto, sed ĉar en tiu sfero la plej rimarkebla estas la progreso, la movado en vivo de N.-V. Sed ankaŭ aliaj flankoj montras ion interesan.
Ni transiru, ekzemple, al la profesia vivo. En nia eta domaro, kiu antaŭ la revolucio apenaŭ aŭdis pri iaj proforganizaĵoj, krom la unuiĝo de komizoj, ekzistas nun 16 profunuiĝoj. Nature, ili ĉiuj estas nur fakoj (rajĉeloj) de koncernaj tutuniaj organizaĵoj. La tutaj organizaĵoj estas unuigitaj per la «Profsekretariejo», kun la reprezentanto de Gub. Kons. de Prof. Unuiĝoj, kiel estro. Profsekr-ejo havas sian sidejon en la «Domo de unuiĝoj», kie lokiĝas ankaŭ kanceloj de plejparto de l’ unuiĝoj. La plej multnombraj estas ĉe ni jenaj profligoj:
laboristoj de l’ grundo kaj arbaro — unuigas la batrakojn (landmastrumajn dungatojn), agronomojn, grundmezuristojn, arbaristojn ktp. — 304 anoj;
sov.-laboristoj — unuigas funkciantojn de l’ rajona kaj vilaĝaj sovetoj, komitatoj de malriĉaj vilaĝanoj ktp. — 258 anoj;
laboristoj de klerigado — instruistoj kaj tuta personaro de lernejoj, inkluzive gardisto — 188;
konstruistoj — 130 anoj; fervojistoj 101 anoj ktp.
Entute ekzistas en la urbeto 1631 prof-anoj, sed 1827 dungitoj, do 196 personoj ne estas entiritaj en proforganizaĵojn. Elglitas el sfero de unuiĝa influo plejparte la batrakoj en kamparo, kiuj, estante ofte en granda dependeco de ilia mastro «dikventrulo», sin deklinas de l’ registriĝo, kiel dungitoj, kaj tiamaniere maltrafas la Unuiĝon. Ĉar vi ne kredu, ke l’ klasbatalo ĉe ni estas jam finita — tre longa vojo restas ankoraŭ ĝis tia fino, kaj la diktaturo mem estas ja la periodo de l’ plej streĉa, de l’ plej obstina batalo. Ni nur havas povon ĝin certe kaj libere konduki!
Niaj profunuiĝoj ne estas riĉaj ĉi-loke, ĉar la plejparto de kolektata mono (3 % por la kotizo) iras por pli superaj instancoj. Tamen «Lab-Vilaĝana Ejo» estas preskaŭ tute subtenita per la mono de profunuiĝoj. Specialaj depagoj (1 %) iras ankoraŭ en la profesiajn «Kasojn de Interhelpo», kiuj iamezure subtenas prof’anaron en malfacilaj cirkonstancoj per siaj dume neabundaj, sed iom-post-iom kreskantaj monprovizoj (la kaso de mia unuiĝo havas, ekzemple, 760 rublojn, kiuj ĉiam estas en spezo; la pruntedono ŝanceliĝas inter 15—25 rubl., kun repago po 5 rubl. po monato). En la okazoj, speciale antaŭviditaj per la leĝaro (ekz., akuŝo de la laboristedzino, malsano aŭ morto de laboristo aŭ liaj familianoj, kaj aliaj) la laboristo ricevas helpon jam ne de prof. organizaĵo, sed el regna «kaso de l’ sociala Asekuro» («Asekkaso»), kiu ĉe ni laboras senrifuze. Kapitalo de tiu kaso kunmetiĝas el specialaj forpagoj, farataj per privataj kaj regnaj dungantoj — egale — samtempe kun salajrpagado ĉiumonate, en sumo 10—16 % de salajro. Takso de premioj: por la infano — 14 rubl., tiom same por la enterigo. Ĉiu dungito, ĉu li estas profunuiĝano aŭ ne, rajtas asekuriĝi. Nun ĝuste estas ellaborata la leĝo pri ia malgrandigo de asekurforpagoj kaj, sekve, de premioj — dumtempe, por plifaciligi nian industrion.
Ankoraŭ ne forigita kaj parte (laŭloke) eĉ pliakriĝanta sociala malbono de nia vivo estas senlaboreco, intime kunligata kun la nesufiĉa ankoraŭ disvolvo de nia produktado. Ni havas por 1. I. 282 senlaborulojn nur el profesianoj. Parte ili organizas kolektivajn laborejojn (ekzistas nun: razejo, kudrejo, 2 botistejoj), parte (tutaj ceteraj) ricevas ĉiumonatan malgrandan subtenon el la «Asekurkaso» (laŭ la kategorio — 7,25 kaj 4,75 rubl.).
La labortago ĉe ni estas okhora ĝenerale, sed por iaj laborspecoj estas plimalaltigita (ekz. por kancelistoj — 6 1/2 horoj. Por neplenkreskuloj de 14 ĝis 16 jaroj — seshora.) Malekzekuto de tiu kardinala almilitaĵo de l’ revolucio, sendube, havas ankoraŭ lokon, sed ĝi neniel estas legitimigita. Ĉiuokaze, proforganizaĵoj kaj la Inspekto de l’ Laboro observas atente, ke tiaj trouzoj forestu.
Salajro ĝis nuna tempo prezentas sufiĉe diverskoloran bildon, ĉar 1. ĉiu profunuiĝo havas la tutan serion de kategorioj 1) pagataj (ekzemple, en nia lernejo instruisto apartenas al XIII. kategorio, ĉambropurigisto al la VI.; 2. proporcio de l’ salajro de la malsupera kategorio al la supera, tiel nomita «reto», estas neegala por diversaj unuiĝoj; ekz. en la unuj «reto» estas 1 : 5, t. e. la supera kategorio havas kvinoblan salajron kontraŭ la malsupera, en aliaj — 1 : 8; 3. la pripagataj «unuoj» havas diversan valoron ne sole por diversaj unuiĝoj, sed ankaŭ en kadroj de l’ sama unuiĝo, dependante de l’ grandeco de entrepreno, ĝia signifo en regna laboro ktp. (ekzemple, la instruistoj de subaj lernejoj de sama kategorio ricevas pli etan salajron, ol la instruistoj de l’ superaj; ankoraŭ «unuo» por nia ŝtalfandejo egalas 10 rbl. 50 kop., sed por elektrostacio (la sama unuiĝo) — jam 13 rbl. 11 kop.). Tia komplikita sistemo elvokis multajn plendojn pro sia «maljusteco» inter nekonscia parto de laboristaro kaj, precipe, de oficistaro (interalie, tre malkontentaj estis ĉiam la instruistoj, kies salajro estis vere mizera; nun vilaĝa instruisto ricevas 25 rbl.). Sed ĝi estis natura sekvo de laŭnecese alprenita per gvidantaro principo de l’ «frapeco». Tuta manovrarto de l’ partio kaj Sovpotenco (sekve ankaŭ de profunuiĝoj) en la tarifproblemo estis ĝuste en la regula difino por ĉiu momento de l’ plej malforta, plej dolora, plej batebla spaco de nia ekonomia fronto, por nome tien direkti la ĉefajn streĉojn, la ĉefajn helpojn, la ĉefajn «frapegojn». Koncerna industriregiono estis proklamata «subfrapeca», okupitaj en ĝi laboristoj kaj funkciantoj ricevis pli grandan salajron, kaj ĝenerale ilin iom pli oni dorlotis, ol la ceterajn. Poste de ili oni transiradis al la aliaj, kaj tia flekseca manovrado avertis la katastrofojn, tiel proksimajn tie kaj tie post jaroj de imperialisma kaj civila militoj. Nun, paralele kun laŭgrada interegaligo de diversaj industriregionoj estas pliglatigataj ankaŭ la diferencoj en salajro (kampanio de unuformigo de salajro, kiu estas preskaŭ jam finita en Sov-Rusio, sed tie ĉi, en Ukrainio, nur estas antaŭpreparata.) Kompreneble, ke l’ tuta salajregaleco (t. e. neniigo de l’ kategorioj) ne estas ebla en kondiĉoj de NEP (t. n. «nova ekonomipolitiko»): ĉar ni tre bezonas specialistojn, ni devas ilin tre bone pripagi, por ke ili ne lasu nin kaj ne forkuru eksterlanden; sed doni al ĉiuj tiom, kiom al «spec-oj» (spec-istoj) la regno ankoraŭ ne povas, la nekvalifikitaj laboristoj devas esti kontentaj kun multe pli modesta salajro — de tie eliras la neegaleco. La tuto estas finfine kunligita kun la stato de nia socialisma (regna) industrio: kun ĝia kresko kreskas ankaŭ la bonfarto de masoj. La tasko estas tiom pli malfacila, ke 1. ni havas neniajn modelojn por imitado, ĉar la provo de l’ plana mastrumo estas nur la unua en historio, 2. nia produktado estis malmulte (eĉ ete) disvolvita antaŭ la milito, kaj 3. ni ĉiam ankoraŭ estas preskaŭ izolitaj ekonomie (senkredite). . . .
La tendenco de prezoj estas — plimalkariĝo por industriproduktoj, plikariĝo por produktoj de landa mastrumo, la lasta, interalie, en kunligo kun ne tute sufiĉa grenrikolto de l’ pasinta jaro.
Kelkajn vortojn pri nia kooperacio. Ĝi naskiĝis en nia urbo dum milittempo, sed havis tiam pure spekulacian karakteron, kaj ĉiuj 6 magazenoj de diversaj «koop. kuniĝoj» krevis aŭ estis fermitaj. Nun ni havas Unuecan Laborist-Urban Konsuman Societon kun dume 700 membroj (do estas enkooperaciita malpli ol 7 1/2 % da loĝantaro), kies kotizo estas difinita je 5 rubl., kun spezo (por februaro) ĝis
- Difinante la kategorion, oni atentas a) specialecon, b) antaŭpreparon, c) laborstaĝon.
— página 4 —
4 — SENNACIULO
30000 rubloj, kun 3 grandaj kaj ĉiam kreskantaj universalaj magazenoj («univermagoj»), manĝejo, bakejo, libro- kaj skribilarvendejo, viandvendejo kaj ĉiam kreskanta reto de «budoj». Estas organizita vilaĝa «distribuejo» por la pli intima interligo de l’ urbo kun la kamparo (signalo de tuta nia politiko). Krom tio ekzistas magazenoj kaj deponejoj de diversaj kooperativaj unuiĝoj. La reto de kooperativoj kreskas ankaŭ en la rajono (ekzistas 40 vilaĝaj kooperativoj kun 2500 membroj kaj suma spezo dum februaro 40000 r.). En printempo de 1924 eknaskiĝis en nia rajono la landmastruma kooperacio, kiu en 5 kooperativoj unuigas nun ĉ. 800 membrojn.
Ankoraŭ unu — la lasta trajto, ĉi-foje el nia administra vivo. Antaŭ nelonge okazis la unua larĝa ekonomia interkonsiliĝo: la tuta REK kun ĝiaj «specoj» kunvokis la aktivistaron de proforganizaĵoj, kaj estis priparolata la tuta mastruma vivo de l’ urbo, aŭskultitaj kaj sciakceptitaj proklamoj kaj plendoj pri tiaj kaj aliaj neperfektaĵoj. Tia kuna laboro de l’ potenco kun la masoj estas garantio kaj sekreto de niaj — parte preskaŭ nekredeblaj — sukcesoj. La laboristoj de l’ maŝino kaj vilaĝanoj de l’ plugilo estas tie kaj tie rekomenditaj per la subaj organizaĵoj por administraj oficoj en guberniajn kaj centrajn organojn.
G. Filipov.
Religiaj parazitoj en Polio.
«Walka ludu» (Batalo de popolo) statistikis nombron de la parazitoj vivantaj de la religio:
En buĝeto de ministrejo por religiaj konfesioj kaj publika klerigado (?!? Trad.) ni trovas flanke de sumoj elspezataj de la ŝtato por subtenado de pastroj de diversaj konfesioj ankaŭ ilian nombron.
Katolika konfesio «okupas» en Polio entute 13371 personojn. El ili estas 6564 prepostoj, 529 monaĥoj, 2576 pastroj seminaranoj, 44 episkopoj kaj ĉefepiskopoj. Ili ricevas en k. j. de la ŝtato pli ol 14500000 zlot. Ĉi-sumo estas ankoraŭ bagatelo kompare kun tio, kion ili mem delogas el la popolo pro diversaj praktikoj «por savo de la animo».
Popoj ortodoksaj (grek-kat.) estas 1061 personoj, kaj ili ricevas 955000 zlot.
Evangelianaj pastroj kaj oficistoj de kvar diversaj konfesioj estas 556. Ili ricevas 466000 zlot.
Mahometanaj imamoj – muezinoj estas 32. Ili ricevas proksimume 48000 zlot.
Rabenoj ricevas subtenon de 10000 zlot. Bedaŭrinde ilia nombro ne estas indikita. Certe da ili estas belaj kelkmiloj grasiĝantaj je kosto de siaj «kreduloj». Por aliaj etaj konfesioj la ŝtato difinis 2000 zlot.
Kune ĉiuj konfesioj ricevas pli ol 16 milionojn da zlot, kiuj estas dividataj inter pli ol 15 mil diversaj pastroj krom rabenoj. Ne malbona tributo pagata el impostoj. Sed kiom krom tio? El ĉi-sumo ja ĉiu malpli ol cent zlotojn ricevas (pomonate), sed aliflanke ĉi-samon aŭ eĉ pli niaj «animpaŝtistoj» prenas por unu edziĝa aŭ enteriga beno. Ili estas malriĉuloj — ŝtatan subtenadon ili bezonas.
Ĉi-elspezoj estas necesegaj. Sed ili fermis 4000 popollernejojn, por malpligrandigi la ŝtatajn elspezojn. Kortegano.
DISKUTEJO
Unuecforma aŭ unuecspirita movado?
La problemo tuŝita de K-doj 2921 kaj V. Kolĉinski estas tre grava, ĉar ĝi koncernas pluan disvolviĝon de laborista Esp-o-movado kaj ĉar ĝi celas plian kreskon kaj fortiĝon de SAT. Ni ne devas konsideri la problemon kiel nure organiza — ĝi ampleksas la tutan movadon en ĝia plentuteco de la formoj kaj de la celoj. Solvante la problemon, ni samtempe antaŭdifinas per tio direkton de nia movado kaj de nia laboro. Ĉio ĉi necesigas grandan atenton niaflanke kaj plej detalan analizon de la nuna movado-stato.
Kie embrias la propono pri unuecforma organizo?
Dum lastaj jaroj SAT-ideo kaj ekzisto de SAT evidentiĝis plene celtrafaj. La ekzisto de SAT kaj ĝia fruktodona laboro ne nur vigligis proletan Esp-o-movadon, sed alportis al Esp-o grandajn sukcesojn ĉe klasbatalaj laboristaj organizaĵoj. Estante organizaĵo per-esp-a, batalante kontraŭ la tendencoj fari ĝin samtempe por-esp-a organizaĵo, SAT spite tio per sia ekzisto varbis por Esp-o pli sukcese, ol la landaj aŭ lingvregionaj laborist-esp-istaj organizaĵoj, ofte pli aĝaj ol SAT. Tiu fakto estas tiom okulfrape evidenta, ke ĝi naskas la problemon metitan de K-do Kolĉinski kaj 2921: kial do ekzistu pure-propagandaj organizaĵoj? Pli bone ni koncentrigu niajn fortojn en SAT kaj la lasta, jam montrinta sian vivkapablon, estu la sola kaj unueca formo de la movado!
Ni analizu la sukcesojn!
Sed ne sufiĉas konstati la fakton, necesas analizi ĝin por fari la konkludojn. Kial SAT alportis sukcesojn por Esp-o? Ĉar ĝi per siaj per-esp-aj labormetodoj el la artefarita lingvo internacia kreis vivan kaj per sia viveco konkretan ligilon de tutmonda proletaro, ilon de ĝia klasbatalo. Propagandaj organizaĵoj penis per vortoj kaj paroloj varbi por la ideo, la peresp-a SAT allogis per siaj rezultoplenaj agoj al la ideo konkretigita.
Diversaj konkludoj.
Tiu sukceso de la peresp-a metodo tuj sekvigis intencojn de la propagandaj organizaĵoj ŝanĝi siajn rolojn kaj en la skalo landa aŭ lingvregiona apliki la samajn metodojn, kiujn SAT aplikas en la skalo tutmonda. Anstataŭ helpi al SAT kaj utiligi propagandacele tiujn fruktojn kiujn ĝi alportas, ili ekprovis plenumi laboron paralelan al SAT, tiamaniere konkurante al SAT kaj subfosante la radikojn de la arbo, kiu evidentiĝis tiom fruktodona. Sed la aŭtoritato de SAT estis jam tiom granda, ke kiam Cassel-Kongreso malaprobis tiun tendencon, kiel danĝeran por la tuta movado, — la averta decido de la Kongreso estis obeita de la propagandaj organizaĵoj.
K-doj Kolĉinski kaj 2921 nun faras el la sukcesoj de SAT-metodo konkludon tute malan al tiu, kiun estis farintaj la poresp-aj organizaĵoj. K-doj Kolĉinski kaj 2921 konsideras necesa, ke SAT krom sia aparato de lingvo-aplikado kreu aparaton por utiligo porlingva de la fruktoj kiujn donas la lingvo-aplikado. Ne ekzistas kaj ne povas ekzisti duboj ke ilia konkludo estas sincere bonintenca. Sed same sincere ni provu analizi:
ĉu estas ĝusta ĉi konkludo?
Ke la lingvo tutmonda povas esti aplikata trafe, se la aparato por la aplikado estas tutmonde koncentrigita — estas ekster ĉiuj duboj. Pri tio, ke porpropaganda utiligo de ties rezultoj ne povas esti same koncentrigita, K-doj Kolĉinski kaj 2921 mem ne dubas: paralele al la sennacieca konstruitaj SAT-fakoj (ekz. literaturista), ili proponas propagandajn fakojn sur principo de nacilingvaj regionoj. Projektitaj kiel aŭtonomaj, elektantaj siajn nacilingve-regionajn administrarojn, ili fakte estus ne propagando-fakoj de SAT, sed propagando-asocioj el membroj de SAT. Kiel tiaj, ili devos alpreni jurajn formojn, dependajn de la enlanda leĝaro kaj konformajn al ĝi. Praktike K-doj 2921 kaj Kolĉinski opinias tion atingi per memvola jura likvidiĝo de la ekzistantaj propagandaj organizaĵoj kaj per ilia fakta transformiĝo en la novajn — kun la samaj kotizaĵoj kaj kun la samaj celoj kiel la antaŭaj. Sekve la unuecformo de la organizo estos nur ŝajna. Tamen povus embrii en ĝi
praktikaj rezultoj,
nome aŭtomata kresko de SAT-membraro (ĉar ĉiu proleta esp-isto fariĝus laŭ la projekto membro de SAT) kaj samfoja propagando por Esp-o kaj por sennaciismo. Se nun ĝenerala sumo el membro-kvantoj de l’ propagandaj organizaĵoj pli nombras ol SAT-membraro, rezulte de la reformo kreskos aŭtomate la nombro de SAT-membroj, sed ĉu pro tio la SAT-anaro kreskos same aŭtomate? Kaj ĉu nun SAT-ano preferas propagandi la ideon pri internacia lingvo kaj ĝian solvon, silentante pri la konkreta enkarniĝo de la ideo mem kaj ĝia solvo en SAT? Ne por respondi al la demandoj mi metis ilin, sed por alvoki nian SAT-anaron pripensi ilin profunde. La potenco de l’ kolektiva penso montros, kiel tiuj konkretaj rezultoj estas konkrete atingeblaj.
En teoria serĉado ni restu sur la bazo reala
kaj pripensu, kiamaniere nun, kiam akras atako kontraŭ la laboristaro, kiam kapitalistoj penas per karceraj muroj tranĉi la vojon al ideoj de proletaro, kiam en kelkaj landoj niaj kunbatalantoj por SAT-
— página 5 —
SENNACIULO 5
ideo estas devigataj agi kaŝite kaj nelegale, kiam la sama stato minacas en aliaj landoj, kiam efektivigado de «demokratiaj» principoj malkaŝe transiras en la manojn de Hindenburg kaj de tiuj, kies mano li mem estas, — kiamaniere ni organizu la movadon, por ke reakcia bato ne detruu ĝin. Ĉu en tiuj kondiĉoj preferinda estas unu organizformo, bato kontraŭ kiu estos samtempe bato kontraŭ la tuta movado, aŭ kelkaj organizformoj por ke bato kontraŭ iu el ili provizore detruas nur ĝin, sed ne la tutan movadon. Ni pripensu kaj serĉu pleje rezisteblajn por la realaj kondiĉoj organizoformojn, zorgante ke en tiuj organizoformoj regu nia unueca spirito, ke malgraŭ diversformeco organiza
nia movado estu unuecspirita.
El sukcesoj de SAT ni faru ĝustajn konkludojn kaj estu vere aktivaj SAT-anoj, laborante en ĉiuj branĉoj de la proleta esp-movado, akcelante plinombriĝon de la fruktoj, kiujn alportas SAT-ekzisto kaj utiligante tiujn fruktojn. Mi estas konvinkita ke ni ne jam elĉerpis ĉiujn eblojn, kiujn prezentas al ni SAT, ke ni nur apenaŭ malvolvis la eduklaboron, kiu kuŝas baze de la SAT-celaro kaj tial ni devas pensi ne pri la aŭtomata algluo de SAT-matrikulo sur ĉiun proletan esp-iston, sed pri tio ke la utilo de SAT por proleto ĉiam kresku, kaj nome tiu konkreta, reala utilo logu proletajn esp-istojn en SAT. Ni konfesu, ke ni ne jam ĉion faris por tio.
Mi sentas min kvazaŭ iom malprogresinta, kontraŭbatalante la ideojn de aktivaj SAT-kamaradoj, kies proponoj estas diktataj de ilia bonintenco por SAT; kaj malgraŭ tiu sento, dum balotado mi hezitus levi mian manon por la proponoj de k-doj Kolĉinski kaj 2921: ŝajnas al mi, ke laŭesence mi pli bone subtenos ilian bonintencon, se mi preferos ankoraŭ pli vigle labori en kaj por SAT, ĉar laŭ mia konvinko kresko kaj disvolviĝo de SAT kaj de ĝia laboro pli ol io proksimigos tiun momenton, kiam ne poresperantaj organizaĵoj de proletaro propagandos Esp-on, sed la ĝeneralaj klasbatalaj laboristaj organizaĵoj tion aktive estos plenumantaj (ĉu ni ne vidas antaŭsignon por tio en la lasta decido de Internacia Transportista Federacio, kiu pro sukcesa apliko de Esp-o venis al neceso ne nur propagandi ĝin per sia presorgano, sed utiligi ĝiajn paĝojn por instruado de Esp-o). Kaj tiam vere ne necesos la nunaj propagandaj organizaĵoj, dum la SAT-laboro restos nepre necesa multajn jardekojn. G. Demidjuk.
Baloto pri nova Direkta Komitato
Tro malfrue, t. e. post la presado de la voĉdonilo kaj dissendado al anoj de sektoroj 11—33, ni ricevis la kandidat-deklarojn de:
K-doj Sinso Ĉen, Peking, J. S. Marquez, S. Paŭlo; Soudant, Biache-St. Vaast; H. Stay, Bournemouth; W. Clarke, Sydney; k-dino Lustinetz, Wilsdorf-Bodenbach; k-doj Köckeritz, P., Dresden; Lehmann, Reinh., Dresden.
Pro la granda prokrasto iliaj kandidatecoj do ne jam validas por tiu ĉi baloto. Ili konsoliĝu je la venonta fojo . . .
Lingvaj studoj
(Ĝeneraligo de sufiksoj -io, -oz kaj -es)
Unu el la plej urĝaj kaj solvendaj demandoj estas tiu pri uzado de vortoj, kiuj finiĝas per io. Granda konfuzo regas en ĉi demando. Kaj dume nia lingvo estas invadata de senĉesa torento da novaj bezonaj kaj senbezonaj, spritaj kaj malspritaj vortoj similaj al la jenaj: administracio, telefonio, dislokacio, centralizacio, delegacio, Esperantio ktp. Esperanto estas minacata droni en ĉi sovaĝa torento, perdi siajn simplecon kaj regulecon. Kiel rilatas al ĉi demando Lingva Komitato? Th. Cart (membro de L. K. kaj de la Akademio) en la libro «Du mil novaj vortoj»» oficiale diras: «La Akademio povas nur akcepti tion, kion la vivo, la praktiko montris akceptinda, bona, vivkapabla». Krome li scienciste ĝojas pri abundo da novaj vortoj, kiu laŭ lia certigo estas absolute ne danĝero, sed kontraŭe riĉeco. Tamen evidentas, ke ĉi abundo kaj konfuzo balastigas nian vortaron kaj proksimigas ĝin al neraciaj, ĥaosaj vortaroj de nacilingvoj. Sciencistoj, kiel vi vidas, volas ludi nur rolon de faktokonstatistoj. Ili fingron ne movos por ion krei en nia lingvo eĉ se ili estas kapablaj por ĝi. Satanoj, notu ĝin bone, lasu viajn esperojn pri sciencistoj kaj mem gardu vian aferon. Sciencistoj venos poste nur por konstati kaj certigi vian laboron.
Koro doloras, kiam mi pensas pri dirita torento da novaj vortoj, kiuj malsprite balastigas nian vortaron kaj igas ĝin simila al niaj naciaj vortaroj.
Ĉu ekzistas rimedo por ordigi kaj sendanĝerigi la torenton?
Jes, la problemo estas solvebla sufiĉe facile, se oni kuraĝe rigardos la aferon de pli malproksima kaj ĝeneraliga punkto, kiu larĝigas videjon.
Nia Lingva Komitato same povus ĝin solvi, se ĝi ne estus nur simpla kaj senspirita registrilo de novaj vortoj, hazarde uzitaj de niaj vicanoj.
Jen estas tri ĉefaj principoj, kiuj devas gvidi nin en la problemo:
1) Sufiksoj en nia lingvo estas multe pli potencaj, ol simplaj radikvortoj. Tial atentu ilin antaŭ ĉio kaj ĝeneraligu ilian uzadon.
2) Nia vortaro devas esti kiel eble plej mallonga ĉar ĝi faciligas lernadon kaj uzadon de lingvo. Tial novaj radikoj devas esti kiel eble plej malmultaj. Por ricevi ĉion necesan ni devas serĉi kaj elĉerpi internajn rimedojn de lingvo.
3) La vortoj devas esti mallongaj ĉar tio faciligas ilian kombinadon kaj uzadon.
Unuvorte en tuta nia laboro nin devas gvidi Eternulo, kiu nun estas nomata Ekonomio. Nia lingvo estas racia kaj tial ĝia evoluo devas esti same racia kaj ne sekvi blindan vojon de simpla tradicio kaj uzado, sur kiun volas nin konduki nia sciencoza Lingva Komitato gvidata de fremda dio.
Do helpataj de dio nia ni montru kiele oni povas solvi la problemon kaj senbalastigi nian vortaron de centoj da novaj vortoj, kiuj ŝarĝas nin nur dank’ al malspriteco de niaj instruitaj vortaristoj.
Esplorante ĉiujn vortojn kun la finaĵo — io ni facile konstatas, ke ĉi finaĵo ludas la du rolojn — la rolon de certa kaj natura sufikso kaj en aliaj tute difinitaj okazoj tiun de simpla kaj preskaŭ sensignifa radikvosto aŭ kvazaŭsufikso. En la vortoj geometrio, magio, astronomio, Sovetio, Anglio, ĥirurgio ĝi havas tute klaran signifon de scienco, okupo aŭ lando posedataj de. Kaj en la vortoj kolonio, gracio, nacio, kopio ĝi havas ne malpli klaran sencon de simpla kaj okaza radikvosto havanta neniun signifon aŭ sencon (se malatenti la por ni ne interesan naturlingvan vortoriginon). Esplorante pluen ni facile rimarkas, ke la finaĵo — io havas funkcion de sufikso nur kiam ĝi estas metata al vortoj montrantaj iston, ilon aŭ loĝanton (malofte agon), kiuj per ĉi sufikso donis nomojn al siaj landoj, okupoj aŭ sciencoj. Astrologio, magio, ĥirurgio, Burjatio, telefonio, mikroskopio, fotografio, ekonomio estas sciencoj, artoj, okupoj, landoj posedataj aŭ kaŭzataj respektive de astrologoj, magoj, ĥirurgoj, burjatoj, telefonoj, mikroskopoj, fotografoj(istoj), ekonomoj. La finaĵo — io estas evidente vera sufikso nur kiam ĝi montras landon, okupon aŭ sciencon posedatan aŭ kaŭzatan de.
Jen ni trovis la formulon, kiu ne havas escepton, ĝeneraligas la uzon de ĉi sufikso kaj bone povas gvidi nin (kaj precipe lingvokomitatanojn) kiam oni acias aŭ ioas uzante novajn nefundamentajn vortojn. Ekzemple, kiam ni ŝancelstaras inter du formoj evolucio, analogio, konfidencio kaj evoluo, analogo kaj konfidenco ni jam facile, senhezite kaj senvoĉdone devas preferi la duajn pli mallongajn vortojn ĉar tie ĉi — io estas sensenca radikvosto sendolore forigenda . . . La leganto mem facile vidas, kian ŝparon ricevos post oficialigo de la formulo nia postzamenhofa vortaro sensprite ŝarĝata de multcentoj da radikoj, kiuj fakte estas nur derivaĵoj (astronomio, filantropio, biologio, diplomatio ktp.). Plue — la formulo obligas unuigi, korekti kaj reguligi derivadon de vortoj similaj al la jenaj — administrio, ministrio, direktio, redaktio, arĥitektio anstataŭ la regulrompantaj administracio, direkcio, ministerio, redakcio, arĥitekturo. Nia dio estas Ekonomio. Dio devas esti amata pli forte ol io alio, eĉ ol Fundamento. Ne timu la peketon pri la momenta indiferento al Fundamento ĉar efektive mia propono ne rompas, sed firmigas ĝin. Satanoj, gardu la principon: kiel eble plej malmulte da novaj vortoj! Via intereso postulas ĝin ĉar vi ne posedas senokupan tempon kiel sciencistoj por parkeri dikajn vortarojn . . .
La saman (nur iom malpli larĝan) rolon ludas alia postzamenhofa sufikso oz. La zamenhofa radikaro ne havis ĝin kaj tial la sufikso eniris kelkajn zamenhofajn vortojn kiel sensignifa radikvosto, ekz. la vortojn furioza, kaj grandioza. Dum la unua post oficialigo de oz montriĝis tute laŭregula (radiko furi’) la dua rompis la regulon per nacia interlitero i (grand-i-oza). Evidente post oficialigo de sufikso oz ni devas ŝanĝi la regulrompantan grandioza en regulan, logikan kaj simplan grandoza por tiel senbalastigi nian radikaron ankoraŭ je unu superflua radiko. La sufikso — es, pri kiu mi parolis en mia antaŭa artikolo, povas montri nur posedon. La vortoj kies, ies, nenies, ĉies, alies signifas respektive de kiu, de iu, de neniu, de ĉiu, de alia sed ili tute ne signifas la vortojn: kia, ia, nenia, ĉia, alia. Tial la sufikso povas anstataŭi nur genitivon de aparteno kaj nur kiam la lasta ne povas esti anstataŭita de adjektivo. Patra domo montras ne sole apartenon, sed ankaŭ nuancon de eco. Patres domo montras, ke la domo apartenas al patro, ĝi povas ne esti hejmo de patro kaj la patro povas eĉ neniam vidi ĝin. Uzu la sufikson nur en okazoj de precizigo. Ni havas la rajton ĝeneraligi ĝian uzadon des pli, ke ĝin faris Zamenhof mem. La vorto ĉies estas donita post kiam Zamenhof skribis Universalan vortaron. La sufikso estas ŝpariga (kies estas pli mallonga ol de kiu). Tial ĝia
— página 6 —
6 SENNACIULO
uzado estas en favoro de Dio de socia vivo nomata Ekonomio kaj ĉie reganta nun kaj eterne. Amen. Maksim Krjukov.
TRA LA KLASBATALO
La ĉinaj ribeloj serioze minacas la britan imperialismon en Oriento. La ribeloj ankaŭ transportiĝas al la nederlandaj kaj britaj kolonioj en Oceanio. La movado plilarĝiĝis tra tuta Ĉinio. Bataladoj en Kanton kaj Hankaŭ.
Painlevé decidis daŭrigi la militadon en Maroko. La rifkabiloj progresas en sia ofensivo.
La germana registaro planas «ŝajn»-amnestion, por trankviligi la laboristaron, kiu nur trafos tre limigitan parton de la politik-arestitoj.
En la balotoj al ĝenerala konsilantaro de l’ Seine-departemento (Francio) la maldekstraj partioj sukcesis venke.
La metallaborista unio de Charleroi decidis la ĝeneralan strikon.
KRONIKO
Nederlando.
E. La 10-a kongreso de Nederl. Fed. de Lab. Esp. okazis 1. 6. en Hilversum (vidu antaŭa n-o). Ĝi ne atestis pri prospero kaj progreso de la lab. esp. movado en Nederlando. — Estis starigata komisiono por, se eble, aranĝi skriban esp. kurson. Rezolucio rekomendanta al la membroj abonon je S-ulo, estis malakceptata. Proponon pri starigo de Intern. Lab. Esp. Asocio oni akceptis. Opozicio de SAT-anoj ne efikis. Kiel sekr.-kasiston oni reelektis k-don A. Kloek, I-ste Sweelinckstr. 19, II a, Amsterdam. Gvidon de Ned. Lab. Esp. Servo transprenis provizore k-do Woud, Wormerveer. — SAT-anoj disdonis specialan n-on de «SAT-propagandisto» kaj vendis SAT-eldonaĵojn.
Internacia Fervojista Kongreso en Bellinzona
Jam nun oni povas konstati, ke la vizito al la fervojista kongreso okazonta 30. junio ĝis 2. julio en Bellinzona, estos pli frekventa ol en ĉiuj antaŭaj kongresoj. Fine de majo jam pli ol 70 delegitoj el ĉiuj landoj de Eŭropo, Brita kaj Nederlanda Hindio estis anoncintaj sin. Ankaŭ estos reprezentataj organizaĵoj de Usono, dum el Palestino, Sudameriko, Japanio, Sudafriko ktp. respondoj ankoraŭ estas atendataj.
La sekretariejo de ITF sendis al la organizaĵoj pri serio da gravaj demandoj raportojn (okhora labortago; koalicia rajto; elektrifiko; teknikaj plibonigoj ktp).
Precipe oni ankaŭ parolos pri la persekuto de fervojistoj en diversaj landoj.
KORESPONDEJO
Al kelkiuj. Viajn artikolojn pri la «lingva demando» ĉiujn ni publikigos en S-ulo sinsekve, ĉar ĉiuj enhavas interesajn por la legantoj argumentojn. Kompreneble nur iom-post-iom ni povos represi la tutan ricevitan materialon. La spontana multflanka verkado pri la lingva temo montras, ke ĝi okupas multajn kapojn. La opinioj ĝenerale subtenas la redakcian vidpunkton kaj kontraŭas la «proteston» presitan en n-o 34.
1334. La proponojn mi enmetos baldaŭ. 4102. Via traduko uzota okaze. 4091. Via artikolo estas uzota. 4154. Viaj artikoloj bonvenaj. La versaĵo por SR. Red
V. Kongreso de SAT
Wien, 11.—15. aŭgusto 1925
IV. komuniko
LABORISTOJ ESPERANTISTAJ
Vieno estas la urbo, kie okazis pasintjare la XVI. kongreso de la burĝa Esperantistaro. Estas necese, montri al tiuj, kiuj en 1924 vidis la grandan amplekseconn de la burĝa kongreso, ke la proletaria Esperanto-movado ne estas malpli forta ol la tiel nomata «neŭtrala», ke ĝia potenco estas reala socia faktoro kaj ke sole la proletariaj Esperantistoj kapablas esti veraj internaciuloj.
Vieno estas urbo kun forta laborista movado kaj kun fortikaj laboristaj organizaĵoj. Al ili ni devas montri la uzeblecon kaj la vivantecon de Esperanto kaj ĝian praktikan valoron por la proletaria movado.
Tial nia V. kongreso devas esti potenca manifestado de la forto de SAT. Ĝi devas esti pasia alvoko al ĉiuj laboruloj ankoraŭ troviĝantaj sub la peza premo de burĝa idearo, por ke ili rekonu siajn klasajn interesojn kaj sian klasan devon.
Ĉiuj proletarioj, membroj de SAT kaj nemembroj simpatiantaj, nepre partoprenu la kongreson kaj aliĝu. La malalta kongreskotizo al ĉiuj donas la eblon aliĝi.
Kongresadreso: Josef Slezak, Wien 20, Ospelgasse 34/25.
Kongrestagoj: 11.—15. Aŭgusto.
Kongresejo: Laborista hejmo XVI.
Kongreskotizo: La simpla membrokotizo de SAT por la diversaj landoj. Senlaboruloj, post atestita senlaboreco, pagas la duonon.
Pago: per naciaj monbiletoj en registritaj leteroj.
Aliĝo: Validaj estas nur aliĝiloj akompanataj de la kotizo. Laŭ decido de la prepara komitato, en interkonsento kun C. K. povas aliĝi al la kongreso ĉiu laboristo-esperantisto (ne-SAT-ano). Ĉi aliĝontoj ricevos specialan kongreskarton. La aliĝkotizo estas la sama, kiel por la SAT-anoj.
Loĝigo. Por prizorgi la konvenajn loĝejojn estas necese, ke la gek-doj mendu plej eble frue la bezonotajn ĉambrojn, ĉu privatan, ĉu hotelan ktp.
Gek-doj! Ne prokrastu la sendon de via aliĝo. Se vi mem ne povos veni, tamen subtenu nin per via kotizo.
Kongreskomitato de la V. Kongreso de SAT.
3. listo de kongresaliĝintoj
Aŭstrio
53 K-do Pauk, Hans, Wien 54 „ Effler, Alois, Wien 2135 55 „ Gutt, Paul, Wien 1793 56 K-dino Jandik, Marie, Wien 57 K-do Zöchling, J., Bregenz 1513 58 „ Schwaiger, Jos., Salzburg 177
Germanio
59 K-do Suckfüll, Martin, Frankfurt/M. 1056 60 „ Messmer Ant., Frankfurt/M. 94 61 „ Lehmann Rejno, Dresden 602 62 „ Klopfleisch P., Düsseldorf 920 63 „ Metzger, Herm., Stuttgart 3114 64 K-dino Etzel, Sofie, Stuttgart 5053 65 K-do Merkel, M., Stuttgart 1911 66 „ Siegert, Br., Schweidnitz 1851 67 „ Kopriwa Br., Dresden 742 68 „ Mahns, Richard, Röntgental ĉe Berlin 1013
Sovet-Unio
69 K-do Valentinov Mik., Moskvo 4307 70 „ Jakovlev, P., Moskvo 3379 71 K-dino Jakovleva, A., Moskvo 3740 72 K-do Demidjuk, Greg., Moskvo 1516 73 K-dino Kazina, Olga, Ufa 3569 74 „ Muĥajlova Nadjejka, Ufa 5153 75 K-do Zuj, Jak., Krasnojarsk 4112 76 „ Kosima, Nikolenko, Nezlokmaja 1123 77 „ Burlin, Viktor, Orenburg 5003 78 „ Aleksandro, P., Orenburg 5002 79 „ Konovalov H., Nijni-Novgorod 641
Ĉekoslovakio
80 K-do Schweinfurter, Jos., Holleischen 4102
Anglio
81 K-do Lees, William, Nottingham 3917
Italio
82 K-do Castagnino Rod., Siracusa 3698
Latvio
83 K-do Krastin Ant., Riga 3684
Francio
84 K-dino Feuiller V., St. Cierge 375 85 „ Tinlaud, S., Chambond 3792 86 „ Gerin, G., Chateauneuf 3920 87 „ Gerin, A. M., La Chaudière 3921
Donacoj por la kongreso
Lees 1.50 mk., Lehmann 0.50 mk., Klopfleisch 0.50 mk., Metzger 2 mk., Kosjina 25 kop., Kopriva 1 mk., Schweinfurter 3 ĉk., Mahns 0.50 mk., Deiters 1.50 mk., Mailand 0,50 mk., Murawkin 1 mk., ALLE, grupo Innsbruck 2 S.
Propono N-o V
Pro bedaŭrinda manko de unueco en la instru-metodo, la Kongreso elektu «pedagogian Komisionon», kaj decidu aperigi en Sennaciulo konstantan fakon de «Instruado». Ĉiu N-o devas doni iom post iom la plenan gramatikon de la lingvo, bonstilan kaj interesan tekston por legado, evitante malfacilan fraz- kaj vortkonstruon, kaj nur poiome prezentante pli kaj pli komplikitan kaj seriozan materialon. La Pedag. Kom. liveru atestojn al ĉiuj aktivaj esperantistoj, pruvintaj en praktiko sian kapablecon de instruado kaj sian perfektan posedon de la lingvo, tiel ke ili povu instruadi kaj gvidi oficialajn kursojn.
(La SAT-anoj de Orenburg).
Propono N-o VI
Ĉar gvidado de SAT flanke de Direkta Komitato estas tre malfacile efektivigebla pro la grandaj distancoj inter apartaj D. K.-anoj kaj ĉiaokaze, pro la samaj kaŭzoj, maleblas rapidaj decidoj de D. K. rilate aktualajn problemojn, la statuto de SAT estu ŝanĝita surbaze de jenaj principoj:
- Inter du Kongresoj la ĝenerala gvidado de SAT estas komisiata al Ekzekutiva Komi-
[REKLAMO p.6] LA INTERLIGILO DE L’P.T.T. — 54 rue Custine, PARIS XVIIIe — estas nuntempe en la tutmondo la sola internacia, monata, teknika fakrevuo por poŝtistoj, telegrafistoj, telefonistoj. Ĝi publikigis jam pli ol 400 fakartikolojn. Abonu! Kostas nur 10 francajn frankojn jare!
— página 7 —
SENNACIULO 7
tato, kiu laboras sub kontrolo kaj konsilate de Sennacieca Konsilantaro (antaŭa Direkta Komitato).
Sennacieca Konsilantaro konsistas principe el tiom da membroj, kiom estas da geografisektoroj en SAT . . . . (sekvas la nuna teksto de artikolo 11 de l’ statuto).
Sennacieca Konsilantaro elektas ekster si Ekzekutivan Komitaton, kiu konsistas el 9 anoj, nome: 1 ĝen. Sekretario, 1 helpanto, po 1 respondeca ano de ĉiu fako (Redakcio, Administracio, Eldonkooperativo) kaj 4 aliaj membroj elektotaj en la sideja urbo de la Asocio.
Ekzekutiva Komitato partoprenas en la balotoj, okazantaj inter la S. K.-anoj, per tri voĉoj kolektivaj, t. e. ke la naŭmembra kolektivo rajtas nur tri voĉojn.
En okazo de konflikto inter la Ekzekutiva Komitato kaj Sennacieca Konsilantaro, la Kongreso prijuĝas la aferon kaj decidas, ĉu ĝi devas esti finfine decidota per la tuta anaro.
La E. K. interkonsente kun S. K. ellaboras «internan» regularon, nepre obeendan.
La E. K. rajtas en ĉiu urbo elekti peranton aŭ reprezentanton de SAT kun limigita mandato. Al tiuj funkciuloj la E. K. komisias en la urbo organizon de SAT-laboro surbaze de la decidoj de IIIa SAT-Kongreso (punkto III de gvidrezolucio). 1516.
RECENZEJO
Gazetoj
Represis el S-ulo: A Világ, Targu Mureŝ, 30. 5., Unua fabrik-kuirejo (S. 30), The International, Johannesburg (S.-A.), 15. 5., Sklaveco kaj civiliz. (S. 21), Le Journal du Peuple, Paris, 30. 5., Dana lokaŭto (S. 22), El Ĉekoslov. (S. 29), Parlam. batalo (S. 18).
Enpresis div. artikolojn: The Worker, London, 30. 5., tuta kolono pri kaj parte en Esp., The Plebs, London, junio, recenzas «Ni Legu» kaj presigas varb-artikolon pri «praktika internaciismo».
Represo el S. Revuo: La artikolo scienca el febr. kajero 1925 de k-do N. A. Iljin pri seksaj signoj ĉe kokoj estas aperinta itallingve (en trad. de nia k-do Carbone) kiel aparta broŝureto.
Libroj
La situation materielle et morale de l’ instituteur dans le monde de M. Boubou. (La materia kaj morala situacio de la instruisto en la mondo). Eldonis: Internacio de la instrulaboristoj. Sidejo: 33, rue de la Grange-aux-Belles, Paris (Xe). Formato: 16×24 cm. 96 pĝ. Prezo: 2 fr. fr.
Se ekzistas ankoraŭ skeptikuloj — kaj bedaŭrinde jes ekzistas — pri la tuja aplikebleco de nia lingvo, mi kredas ke sufiĉus meti en iliajn manojn tiun verkon de nia k.do M. Boubou por ke ili estu kuracataj. Ili povus vide, palpe konstati la rezultajon de enketo farita nur per la helpo de esp-o. Tiu fakto estas konfesita de la ĝenerala Sekretario de la eldoninta organizaĵo en noto aldonita.
Esp-o estis ja la sola uzata lingvo, sed necesas aldiri, ke la nura ekzisto de multaj esp-aj instruistoj en la mondo ne sufiĉus tamen por ke nia k-do povu sukcese plenumi sian taskon. Necesis plie la SAT-aparato kiu ebligis al li trovi ties adresojn.
Decas insiste konigi tiun fakton, kiam oni konstatas, ke nun multaj esp-istoj ne ankoraŭ komprenis la praktikecan karakteron kaj la gravecon de nia SAT-movado. K-do Boubou montris al ni kiel oni povas trafe uzi la SAT-aparaton; li donis plej bonan kaj imitindan ekzemplon al la SAT-anoj. Anstataŭ diskutaĉi, politikaĉi kaj proponaĉi neefektivigeblaĵojn, multaj k-doj pli utilus nian movadon se ili entreprenus similan enketon pri sia propra korporacio aŭ pri esploro de ia ajn afero interesa por la laboristaro. Sed ja estas pli facile proponadi, kritikadi ol praktike kaj utile labori, tial mi esperas, ke la bona ekzemplo de nia k-do trovos multajn imitontojn.
Kvankam la jena verko estas eldonita franclingve kaj tute ne celas propagandi esp-on, mi tamen opinias, ke ĝi estas plej taŭga propagandilo por nia lingvo. Sekve mi varme konsilas al ĉiuj havigi al si unu ekz-on de tiu valora varbilo. E. L.
Psalmo de ministo
La minposedanto estas mia Sinjoro; mi nur konas mizeron.
Li kondukas min malsupren en la profundan ŝakton, li kondukas min al la tenejo de l’ multvaloraj metaloj.
Ne memoras li pri mia animo; sur la vojoj de l’ danĝeroj li kondukas min, pro sia profito.
Kaj kiam mi postulas pli altan pagon por mia laboro, mi nur rikoltas malbonon ĉar ĉiam li estas proksima de mi kaj liaj pafiltenantoj kaj lia milicio insidas min.
Antaŭ la vizaĝo de miaj malamikoj li preparas al mi la milittribunalon, li batas min per bastonegoj, sur la stratoj fluas mia sango.
Vere, mizero kaj malriĉeco persekutos min dum ĉiuj tagoj de mia vivo, se mi ankaŭ plue permesas, ke la minoj restu privatposedaĵo. R. K. Janes.
Kiam vi ŝtelas palacon, bone al vi, kaj ve, kiam vi ŝtelas brikon.
La kulpo de la riĉulo ŝajnas kiel akaro, de la malriĉulo kiel elefanto.
Vi posedu la plej altan animon, la riĉulo ĉiam desupre rigardos vin. M. Rozenfeld.
DUM TIUJ ĈI TAGOJ NI KOMENCAS EKSPEDI LA JARLIBRON!
ABC de profmovado¹)
de Ĉekin-Jarockij
I. Tipoj de profunuiĝoj
1. Fundamentaj tipoj de profunuiĝoj
En distanco de la tuta historio de profmovado (kaj ĝi enkalkulas pli ol 200 jarojn, ĉar la unuaj profunuiĝoj aperas en Anglio komence de XVIII, se ne fine de XVII jarc.) la proforganizado montriĝis en kvar bazaj tipoj. Memkompreneble, ke la diversecon de variaĵoj de la profmovada organiza konstruado ne eblas lokigi en kiajn ajn firmajn kadrojn. Eĉ en Sovetio, kie komence de la Oktobra revolucio la unueco en organiza konstruado estas gardata pli, ol en ĉia alia lando, ni trovas en konstruo de ĉies unuiĝo originalecon, kiela mankas en ĉiuj aliaj. La konstruo, ekz., de l’ fervojistunuiĝo, aŭ tiu de l’ akvistoj, per nenio memorigas al ni la konstruon de l’ unuiĝo de komunmastrumadlaboristoj aŭ de l’ artlaboristoj, krome ke ĉiu unuiĝo kunligas la laboristojn de unueca produktado. Eĉ laŭ sia konsisto la unuiĝoj ne estas unutipaj. Per kio distingiĝas ĉiuj anoj de l’ fervojistunuiĝo? Per tio, kompreneble, ke ili ĉiuj partoprenas tiel-aliel la subtenadon de l’ fervojmastrumado, t. e. teknikan plenumadon de unueca produktproblemo. Per kio distingiĝas la anoj de komunmastrumadunuiĝo? Per tio, ke ili priservas vivon de bezonoj de l’ loĝantaro, de bezonoj, ligitaj per unueco administrado: estas tie-ĉi fajrestingistoj, ankaŭ razistoj, ankaŭ tombistoj ktp. ktp. La produkteca diferenco inter la maŝinisto kaj relŝanĝisto aŭ ŝarĝakceptisto entute ne estas pli granda, ol diferenco bazita je labordivido en unu, teknike unueca produktaĵo. Kaj la produkteca diferenco inter razisto kaj fajrestingisto konsistas en tio, ke oni nenian teknikproduktan ligon povas inter ili konstati. Ilia simileco, bazita je administrativa unueco konsistas nur en tio, ke razisto, samkiel fajrestingisto priservas la bezonojn de l’ loĝantaro, kies priservado estas administrata de unu sama fako de l’ sovetmastrumo, nome de komunfakoj.
Tamen malgraŭ tia originaleco de ĉiu unuiĝo en Sovetio, ni plenrajtas paroli pri tipo kaj nome pri unueca tipo de la rusaj unuiĝoj. Same malgraŭ la varieco de l’ organizaj movadformoj ni povas paroli pri kelkaj fundamentaj tipoj de l’ profunuiĝoj sur la tuta terglobo.
Tiuj fundamentaj tipoj estas:
tred-junionoj¹) — aŭ tipoj de korporaciunuiĝoj;
sindikato — aŭ organiza tipo de batalanta ekonomismo kaj, fine,
«Geverkŝaft²)» — aŭ tipo de profproduktunuiĝo,
industriunuiĝo — aŭ tipo de laborist-organizado laŭ produktado.
2. Tred-Junionoj.
Kion prezentas la unua el ĉi tipoj? «Tred-junion» angle signifas «profunuiĝo». Sed ĉar la formiĝintaj en Anglio je la 50-aj jaroj profunuiĝoj akiris firme fiksitajn trajtojn, diferencigantajn ilin de l’ pli malfruaj unuiĝoj en Germanio, Francio k. a. landoj, — tial per la angla esprimo oni kutimiĝis signi apartan tipon, formiĝintan unue en la klasika patrolando de kapitalismo.
«Modela» tredjuniono oni ĉiam eĉ mem en Anglio konsideris la maŝinkonstruistunuiĝon, tiel nomatan «Amalgaman Societon de Mekanikistoj». Formiĝinta el vico de malgrandaj, lokaj kaj tutanglaj unuiĝoj, kies anaro estas ne pli ol 70 000-opa, iniciate de tri eminentaj profmovadlaboruloj tiutempaj — Alban, Njuton kaj Getĉinson, — la Amalg. Soc. de Mekanikistoj efektive iĝis modelo, laŭ kiu egaliĝas ĉiuj aliaj anglaj profunuiĝoj. (Daŭrigota)
Elrusigis S. Rozenojer.
profesi-unuiĝa movado. Red.
Trade Unions — originlingve (angle).
Gewerkschaft — originlingve (germane).
— página 8 —
SUPLEMENTA PAGO AL «SENNACIULO» N.o 39 — 25. JUNIO 1925
LA LERNANTO
PETRO FRATECE SALUTAS ĈIUJN LERNANTOJN STUDEMAJN. BALDAŬ LI PREZENTOS SIN.
Unu homo mortis . . . .
de Martin Andersen Nexö
Eltiraĵo el la romano «Stine Homidino»
Oni diras, ke unu kaj duona miliardoj da steloj en la vastega ĉiela spaco ekzistas kaj, kiel oni scias, ankaŭ unu kaj duona miliardoj da homoj sur la tero. — Steloj kaj homoj — egalnombraj ili estas. — Oni preskaŭ povus kredi, ke la praulaj pravis, opiniintaj, ke ĉiu homo naskiĝas sub sia propra stelo. — Ĉie en centoj da valoraj observatorioj, konstruiĝintaj jen sur ebenaĵoj, jen sur altaj montoj, sidas talentitaj saĝuloj, armitaj per la plej delikataj instrumentoj, esplorantaj tage kaj nokte la ĉielspacon. — Ili observadas kaj fotografadas, dum la tuta vivo sin okupantaj nur per unu ideo: Nemortebliĝi per la malkovro de nova stelo aŭ per la konstato de malapero de iu ĉielkorpeto; unu stelo pli aŭ malpli — de la unu kaj duona miliardoj, ĉirkaŭvagantaj ekstere. —
Ĉiusekunde mortas iu homo. — Lumo estingiĝis, por neniam ree esti eklumiĝonta. — Stelo, kiu eble eksterordinare bele brilis, kiu ĉiuokaze posedis propran, neniam ankoraŭ vidiĝintan spektron. — Estulo, disvastiginte ĉirkaŭ si, eble bonecon, eble genion, forlasis la teron: Tia, nur unufoje viditaĵo, la en karno kaj sango enkorpiĝinta miraklo — ĉesis ekzisti. — Neniu estas ripetiĝo de alia persono aŭ estos mem ripetata iam. — Ĉiu homido similas al kometo, nur unufoje dum la eterneco palpanta la tervojon kaj migranta nur mallonge sur ĝia lumanta vojo . . . . . fosforiĝo inter du eternecoj . . . .
Tiam funebras la homoj pro ĉiu, la teron forlasanta animo — —; ĉirkaŭ ĉiu ĉerko ili staras kaj diras seriozege: «Vidu do, kiom perdis la mondo, neniam revenonta! Vidu kia mirindaĵo ĉi fojon feliĉigis la teron!»
La heroino «Stine» ne estis estingiĝinta stelo, por ke oni estu devinta enregistri ŝin por ĉiuj tempoj. — Penege ŝi ekbatalis la lokon porekzistadan. — Kiel unu el la multnombra griza amaso de unu kaj duona miliardoj, ŝi komencis laboron kaj utiligis sin. — Stine riĉigis la teron, sed sen ricevi dankon por tio, ĉar ŝi nur estis unu el la sennomuloj. — Homidino, kies signo estas la ĉiamaj malglataj manoj . . . .
En la pormalriĉula angulo de l’ tombejo oni enterigis ŝin — tie, kie la tomboj estas detruotaj, kiel eble plej rapide, por fari lokon al novaj; nature oni entombigis ŝin je publikaj elspezoj, kaj tio nur estis la sola honormontriĝo dum la tuta vivado kaj ĉi tio ne estis libervola . . . ! «Ĉu tio kapablis moligi korojn? Ĉu . . . .?»
Esperantigis: E. Berger.
La akrido
Ĉu ĝi estas la ĝendarmo de la insektoj?
Dum la tuta tago, ĝi saltas, obstinege persekutas nevideblajn ŝtelĉasistojn kiujn ĝi neniam ekkaptas.
La plej altaj herboj ne haltigas ĝin.
Nenio timigas ĝin, ĉar ĝi havas sepmejlajn botojn, bovoviran kolon, genian frunton, ŝipkorpan ventron, celuloidajn flugilojn, diablajn kornojn kaj longan glavon sur la postaĵo.
Ĉar oni ne povas posedi la virtojn de ĝendarmo sen liaj malvirtoj, estas necese diri ke la akrido maĉas tabakon.
Se vi opinias ke mi mensogas, sekvu ĝin per viaj fingroj, kaŝludu kun ĝi, kaj kiam vi ĝin estos kaptinta inter du saltoj sur folio de medikago (? Red.), observu ĝian buŝon: el siaj teruraj makzeletoj ĝi sekrecias ŝaŭmon nigran kiel tabaka suko.
Sed jam vi ne plu tenas ĝin. Ĝia pasiego por salti reprenas ĝin. La verda monstro forsaltas el vi per subita streĉo kaj, facilrompebla, dismetebla, lasas en via mano mallongan kruron.
* * *
La lumanta vermo. Kio okazas? Naŭa de l’ vespero, kaj estas ankoraŭ lumo en ĝia hejmo.
*
Ero de luno en herbo!
Jules Renard.
El la franca lingvo tradukis G. Hugot-Raison.
La tagiĝ-signalo
Iam vivis tre riĉa bienposedanto kaj granda kapitalisto. Li pasie ŝatis kortbirdaron ĝenerale kaj kokojn speciale. Nur unu afero kaŭzadis ĉe li furiozecon, nome: kokkrio. Li ordonis al siaj servistoj enfermi kortbirdaron en malluma kokejo, por ke matene ilia krio ne veku lin. Sed vane! Ĉiumatene lian dolĉan dormon interrompis laŭta kanto de kokoj, kiuj eksentis la tagiĝon, malgraŭ ĉiama mallumo reganta la kokejon. Laŭ ordono de la bienulo ĉiumatene iu el servistoj dehakis kapon de iu koko, por timigi tiamaniere aliajn. Sed ĉi-antaŭzorga rimedo neniom helpis. La kokoj ne ĉesis kanti, kaj servisto ĉiumatene dehakis la kapojn de malfeliĉaj kokoj. Fine la kokoj ne povis toleri tian konduton flanke de sia Sinjoro kaj sendis sian reprezentanton por intertrakti kun li.
— Malbenitaj kreitaĉoj! Kial vi alvokas tagon? Lasu al nokto daŭri eterne!
— Ni ne alvokas tagon, respondis tiam la reprezentanto. Tago mem venas —, kaj tial ni ĝin alvokas.
Kaj se vi dehakus kapojn eĉ ĉe ni ĉiuj, tamen tago venos. Libere trad. Hn.
La laboristo
(El: „La ŝtalfabriko» de Max Dortu.)
„Bonan tagon, sinjoro.» „Bonan tagon.» „Mi aŭdis, ke vi serĉas laboristojn?» „Kiel jaraĝa vi estas?» „Kvardekdujara.» „Kvardekdu? Tiam revenu post dek jaroj, kiam vi estos tridekdu!»
*
Li foriris. Larmojn en la okuloj. Koleron en la animo. Kaj li serĉis. Li serĉis la tutan tagon. Kion li serĉis? Li serĉis mangrenadon kaj ŝnuron. La grenadon li ne trovis. Sed li trovis la ŝnuron.
Kaj li iris kaj pendigis sin. Sur lanterno. Dumnokte. Rekte antaŭ la urbestrejo.
Kiam oni sciigis al la urbestro, matene dum la kaftrinko: «Iu ajn pendigis sin, rekte antaŭ la urbestrejo —» diris la «sinjoro urbestro»:
«Tio estas skandalo!»
*
Kiam la mortinto estis enterigata, la ĉerko estis tre malpeza, ĉar la mortinto nur pezis 40 kilogramojn. Trad. Mefisto.
La Testamento de Joe Hill¹)
Pri testamento mia estas facile decidi, Ĉar nenio restas por dividi, Parencoj miaj ne ekscitiĝas — „Ŝtono ne akiras muskon kiam ĝi ruliĝas.» Kadavro mia? Ha se elekti mi povus, Cindrigita ĝi sin trovus, Gajaj ventoj disĵetantaj Polvon mian al floroj kreskantaj. Hazarde, iu floro velkanta Renaskiĝante estos floranta. Jen mia lasta volo pri ĉi-argil’, Feliĉon al ĉiuj el vi, Joe Hill.
Elangligis Georgo Saville.
- Joe Hill estis fama I. W. W.-laboranto, kiu estis trompakuzita pro rabo kaj mortigo. Li estis kondamnita kaj verkis ĉi supran poemon en sia ĉelo ĵus antaŭ sia ekzekuto, kiu okazis 18. de novembro 1915.
[BILDO p.8 | 64,75,92,77] Ornama linio el ripetitaj tipografiaj rondaj ornamoj.
Kio helpos nin sur tero Por la granda nia cel’? Ĉu la diabloj de l’ infero Aŭ la dioj de l’ ĉiel’?
Ne, amikoj! Nek la dioj, Nek la diabloj de l’ infer’, Nur ni mem per propraj scioj Venkos ĉion sur la ter’!
Originale verkis P. Aleksandrov.
[BILDO p.8 | 64,88,92,90] Ornama linio el ripetitaj tipografiaj rondaj ornamoj.
Presejo: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG
N.º 40, 2 de julio de 1925
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
[BILDO p.1 | 5,4,90,32] Kaplinio de la gazeto: supre kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» inter la vortoj «APERAS» kaj «SEMAJNE»; sube, en ornamita skatolo, la devizo «ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO» kaj la granda stiligita titolo «SENNACIULO».
1-a Jaro, N-o 40 — APERAS S.A.T. SEMAJNE — 2. Julio 1925
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
Redaktoro: N. BARTHELMESS, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz | Gvidanto: Ekzekutiva Komisiono de SAT, 23, rue Boyer, Paris XX | Administranto: R. LERCHNER, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz
Agresemo de angla kapitalo
La antagonismo inter laboro kaj kapitalo en Anglio dum lastaj semajnoj ekstreme akutiĝis.
En ĉiuj plej gravaj branĉoj de l’ industrio — ŝipkonstruado, maŝinfabrikado, karbominejoj, domkonstruado kaj transporto, — la demando pri laborpago fariĝis urĝe[?] solvenda. Tiu ĉi solvendeco signifas la komencon de l’ periodo, dum kiu agresemaj entreprenistoj luktas por malaltigo de realkosta laborpago.
La lukto inter batale unuiĝintaj kapitalistoj kaj profsindikatoj nun ne havas karakteron de l’ maldaŭra kaj okaza konflikto. La radikoj de la lasta estas pli profundaj kaj multebranĉaj; la granda skalo, kiu karakterizas tiun ĉi lukton, pravigas la aserton, ke l’ nova paĝo en historio de angla laborista movado ĵus malfermiĝis.
La celo de l’ anglaj kapitalistoj, kiun ili evidentigas per sia agresema konduto, estas malgrandigi elspezojn de siaj entreprenoj por laborpago ĝis tiu grado, kiam malpli karaj ol nun, fabrikatoj de angla industrio povos konkuri sur enlandaj kaj eksterlandaj merkatoj kontraŭ fremdlandaj industriaĵoj.
La metodo, per kiu anglaj kapitalistoj provas solvi la problemojn de l’ eksporto el Anglio, ne estas nova. La tendenco senkostigi por si la embarasojn en industria produktado, prefere per pagoj el laborista poŝo, estas tute natura por ĉiuj entreprenistoj. La nova trajto de nuna luktperiodo estas tempa koincido de ĝi kun stabiligo de angla valuto laŭ ora parito¹).
De nun ekonomia organismo de Anglio devas akomodiĝi al novaj kondiĉoj, kreitaj de libere cirkulanta orvaluta funto!
Pro tio ĉi la atako de angla burĝaro kontraŭ ĝis-nuna nivelo de laborpago fariĝas plej energia. Laŭ ĉi-sube citataj statistikaĵoj oni povas facile konkludi, kiom akuta estas nun tiu demando kaj kian gravan rolon por enlanda ekonomio havas tiu ĉi faktoro.
Oni povis konstati, ke dum lastaj jaroj la meza nivelo de laborpago en Anglio estas la plej alta el ĉiuj ceteraj eŭropaj landoj. Por kompari anglajn normojn de laborpago kun la alilandaj sufiĉas citi el januara n-o de «Feder. Rezerve Bulletin» ciferojn pri taga laborpago de laboristoj, okupitaj ĉe diverslandaj uzinoj de iu granda usona firmao (en dolaroj): en Anglio — 2,28; Germanio — 1,55; Francio — 1,30; Belgio — 1,14; Italio — 0,96.
Londona revuo, «The Economist», konstatas, ke l’ angla laboristo, okupita en metalindustrio, ricevas por semajno 3 f. 3 ŝl., dum la belga — 1 f. 19 ŝl.; la franca — 1 f. 13 ŝl. kaj la germana — 2 f. 2 ŝl.
Nur en Usono la laborpago, dolare kalkulata, estas preskaŭ 2-oble pli alta ol en Anglio. Do laborpago de anglaj laboristoj, kiu kalkulate en ora valuto estas je 100 % pli malalta ol en Usono, estas samtempe preskaŭ samprocente pli alta ol en Francio, Italio, Belgio kaj je 50 % — en Germanio.
Tamen de tio ĉi ne estas konkludebla, ke la reala laborpago, laŭ aĉetpovo de laborista salajro, estas samgrade alta. Se oni esprimos ĉiujn viv-kostojn de Anglio en ora valuto (laŭ antaŭmilita parito de l’ funto), tiam kompare al antaŭmilita preznivelo, — 100 —, oni por apartaj landoj ricevas jenajn gradojn: Anglio — 179, Germanio — 125, Italio — 121, Francio — 103.
Do tial estas kompreneble, ke l’ konkurivo de Anglio kontraŭ alilanda industrio malfortiĝas ne tiom pro alteco de reala laborpago de enlandaj laboristoj, kiom pro relativa plialteco de [nelegebla] prezoj kompare kun tiuj en aliaj landoj. Laŭ konkludo de ŝtataj ekonomistoj tiuj prezoj eĉ estas pli altaj ol en Usono.
Do la plej urĝa tasko kaj proksima celo de anglaj kapitalistoj estas egaligi la laborkostojn kun alilandaj, t. e. alivorte — la neeviteblan elspezon por restarigo de ora valuto kompensi el poŝo de laboristoj . . .
Kio rezultos el tiuj ĉi tendencoj de angla burĝaro? Sendube la agresemo de angla kapitalo rezultigos porbatalan unuiĝon de angla laborista movado. La sama danĝero minacas al ministoj, fervojistoj, konstruistoj k. a. Do kreiĝas komuna bazo por kolektiva defendo de tutklasaj interesoj. Tiusencan opinion jam publike eldiris k-do Cook, sekretario de minista federacio. Aliflanke — povas plifortiĝi en internacia skalo la aktiveco de profsindikatoj en lukto por plialtigo de laborpago kaj mallongigo de labordaŭro.
Tiuj ĉi perspektivoj kompreneble ne konsolas la regantojn de Anglio. Akcelante malaltigon de laborpago, registaro samtempe serĉas la rimedojn por kompensi organizitan laboristaron per malgrandigo de labormanko. Sed tiu universala rimedo ankoraŭ ne estas trovita; anstataŭi ĝin ankaŭ ne povas nova leĝ-
¹) egalrajteco: ĉi tie = ekvilibra bazo de monvaluto. — Red.
— página 2 —
2 — SENNACIULO
projekto pri subvenciado de l’ industrio, kiu nun reaperis sub nova masko.
Nuna registaro de Anglio, kun ĉefministro Bolduin neeviteble devas ŝanĝi sian politikon rilate al Sovet-Unio; nur vastigo de ruslanda merkato por angla eksporto estus radikala rimedo por elimini labormankon en Anglio.
N. Krassovski.
Du Ruĝuloj Alilande
Brita registaro timas alilandajn komunistojn. — Spite de malpermeso kaj akra kontrolo du sukcesas eniri. — Kaŝludo. — Surprizo dum la kongreso. — Vanaj provoj. — Ĉe «Daily Herald». — Salutojn al ministro Hicks! — Amuza kunveno de virinoj, policanoj kaj detektivoj.
Ĉe laboristaj medioj ĉiaspecaj, kaj tute eble ĉe tiaj de la kapitalistaro, kiuj ankoraŭ povas ekkoni kaj ĝui ŝercartifikon, amuza distraĵo dum la lastatempaj libertempoj donis multe da plezuro. Dum pentekosto okazis en Glasgow, Skotlando, brita komunista kongreso, kaj la ministro de internaj aferoj zorge sciigis pro tio, ke al neniu komunisto eksterlanda estu permesate eniĝi en Grandan Brition — la liberan landon — por ĉeesti la kunvenon jam diritan.
Verŝajne, se nur britoj-komunistoj kunvenus, ne gravus, ĉio estus bona, kaj neniel malutilo rezultus. Sed la komunisto alilanda! Tute ne! Li estas kanajlo kaj tiu de la plej malbona tipo; for de li! Tamen «homo proponas, sed dio disponas»,¹) — tiuokaze, li troviĝis forme de du alilanduloj-komunistoj, kiuj spite de la malpermeso oficiala kaj la atentaj klopodoj de la policanaro, bone sukcesis eviti la aŭtoritatojn kaj dum la plena taglumo kaj sub la ĝustaj nazoj de la policanoj mem eniris la kunvenejon kaj partoprenis la kongreson! Tiom por la observemo de la policistaro.
Ĝis nun oni ne malkaŝis, kiel k-do Stoecker, ano de la Germana Kompartio kaj de la Reichstag, kaj k-dino Lebel el Francio eniris Brition kaj atingis la kunvenejon en Glasgow: oni diris, ke k-do Stoecker jam troviĝis en Glasgow dum kelkaj tagoj antaŭ la malfermo de la kongreso. K-dino Lebel alvenis lundon matene je pentekosto kaj, estas dirite, eniris la kongreshalon tra la ordinara ĉefpordo, dum ĉirkaŭe staris kelkaj policanoj-detektivoj. La delegitoj ĉeestantaj faris al k-do Stoecker grandan ovacion, samtempe li paŝis sur la estradon. «Mi tre fieras», li diris, «spite de ĉiuj klopodoj de la kavaliro Joynson Hicks (Hiks), ministro de internaj aferoj, malhelpi min, — persone saluti vin. Se li opinius ke li povus konstruigi muron ĥinan ĉirkaŭe de la okcidentaj limoj de ĉiu lando, la efiko estus centobla plifortigo de la internacia solidareco de la proletaro». Li plue diris, ke antaŭ kelkaj minutoj ĵurnalisto demandis lin, ĉu li veturis ĉi tien per aerŝipo.
- Internacia proverbo.
Kiel brita imperiismo subpremis Ĉinion
Cent jaroj da alilanda atakado
1820—1830. Brita Orient-hinda Kompanio rabis pli ol £ 1 500 000 dum jaro, per importado de opio al Ĉinio, spite la ripetitaj protestoj de la Ĉina Registaro.
- Ĉina Registaro sendis al Kanton delegiton, kiu konfiskis k. subigis maren 20 000 kestojn da opio.
1840—1842. Britio deklaris militon kontraŭ Ĉinio, k. venkinte, igis ĝin pagi la kostojn de la milito k. akiris «lukontrakton» por Hong-Kong, nun la plej granda haveno en Ĉinio. La demando pri opio ne enestis la Packontrakton.
1830—1864. Terkulturista Ribelo en Ĉinio kontraŭ la Imperiestro, kiu estis en manoj de la britoj. Ribelo nomita «Taiping-Ribelo», finfine subpremita de Generalo Gordon.
- Ĉinoj ekprenis britan ŝipon ŝarĝitan de opio. Britio deklaris militon, kiu daŭris intermite ĝis 1860. Kiel rezulto de tiu milito:
I. Importado de opio en Ĉinion estis laŭleĝigata.
II. Britio ricevis teritorion sur la kontinenta tero kontraŭ Hong-Kong.
III. Tiencin estis deklarata libera haveno, t. e. ne sub regado de Ĉinaj Doganoj.
IV. Doganoj transmetitaj sub alilanda regado.
V. Specialaj tarifoj starigitaj por fremdaj komercistoj.
1860—1900. Ĉinio perdis kelkajn teritoriojn, per «lukontrakto», «koncesioj» aŭ tutplena rabo, al ĉiuj la grandaj potencoj — Birmo, Anamo, Tonkin, Koreo, Formoso, Kiao-Ĉaŭ, Port Artur, Vaj-Haj-Vaj, cet., krom ĉiaj specialaj privilegioj rilate minajojn, doganojn k. t. p.
1900—1901. Dua Terkulturista Ribelo kontraŭ la fremdaj imperialistoj (ta t. n. «Bokser-Ribelo») estis subpremata de internacia militistaro. Oni perforte postulis ke Ĉinio pagu £ 60 000 000, enlasu fremdan militistaron en Pekin’on, k. t. p.
Japanio ekprenis Orientan Mongolion.
Japanio deprenis Ŝantung de Germanio.
Trad. el «The Sunday Worker» E. K. L.
Responde, li sciigis la ĵurnaliston konfidencie, ke antaŭ jaroj la Komunista Internacio ekkonstruigis tunelon sub la «Angla Kanalo» (La Manche). Sekvis ridado kaj forta aklamado. Fine k-do Stoecker diris: «Se la Brita registaro opinius, ke per tiaj bagatelemaj rimedoj oni povus malhelpi la revolucion, do ties membroj estas infanecaj kaj absurdaj».
Post kiam ili faris siajn paroladojn, k-dino Lebel kaj k-do Stoecker forlasis la kunvenejon kaj denove trompis la policanojn. Pro tiu ĉi okazaĵo kompreneble la estraro de la lastnomitaj tre okupiĝis por ke ili kontentige klarigu la ŝajnan malatenton de siaj kunlaborantoj. Rezulte, la venontan tagon ili konstatis, ke post zorgaj esploroj ili tute konvinkiĝas ke tiu, kiu paroladis dum la kongreso en Glasgow, tute ne estas Stoecker de la Germana Reichstag! Aliflanke, oficistoj de la Brita kompartio forte neas la sugeston, ke Stoecker mem ne ĉeestis, sed ke iu alia lin personigis. Ekzistas nenia dubo pri lia aŭtentikeco. La policanaro estu certa pri tio, ke ili nepre estas trompitaj tiun ĉi fojon.
Kiel konfirmo de la supredirito la heroo mem de la afero, enirante la oficejon de «Daily Herald», tuj dispelis ĉiajn dubojn pri sia identigo. «Vi certe volas kontentiĝi, ke mi vere estas mi mem», li ekdiris, «do jen mia fervoja rajtigilo, kiel membro de Reichstag, kune kun mia fotografaĵo kaj subskribo oficiale afrankitaj». Tamen tia evidenteco estis tute nenecesa. Troviĝis tie du anoj de la «Daily Herald» — oficistaro, kiuj antaŭe vidis Stoecker, kaj en Berlin kaj kiam li vizitis nin lastan jaron, tute laŭleĝe, kiel delegito de la «Neniam plu Milito» konferenco.
Pro diversaj kialoj li kompreneble ne povis viziti la ministron de internaj aferoj, sed samtempe li sentis, ke li volas adiaŭi lin: li do pere de «Daily Herald» deziris sendi al li «proklamon»: t. e. li volas, ke ĉiuj sciiĝu, ke li vere vizitis tiun ĉi landon, ke kompreneble la Glasgow’a policanaro tre koleriĝas pri la maniero, en kiu li ilin trompis kaj evitis, kaj pro tio ili penas kaŝi sian stultecon per granda mensogo. Tia faraĵo estas des pli rimarkinda, ke nur lastan someron li faris paroladon en la sama urbo, kaj tial la policanoj tie bone konas lin.
La gazetaro ankaŭ trompiĝis pro la rakonto de personigo, sed ĉiufoje la kulpo estas ĉe la policanaro.
Plue venas trompaj rakontoj el Germanio. La korespondanto de la angla ĵurnalo «Westminster Gazette» en Berlin telegrafis al sia ĵurnalredaktoro, ke Stoecker sciigis al li, ke li ne forlasis sian hejmon ĉe Nikolas-See post sabato. Al kiu Stoecker faris respondon, ke ties korespondanto ankaŭ trompiĝas ĉar li loĝas en Wilmersdorf, ne ĉe Nikolas-See.
Responde al pluaj demandoj pri la maniero, kiel li forlasis la kunvenejon en Glasgow, kaj pri sia reveno al Germanio, li diris: «Mi simple elvenis, kaj la policanoj tiom deziregis eniri, kiam la pordo malfermiĝis, ke ili tute forgesis rimarki tiun, kiu elvenis!»
— página 3 —
SENNACIULO — 3
Al la dua demando li respondis: «Mi revenos sammaniere, kiel mi veturis ĉi tien, per la «Kanal-Tunelo». Adiaŭ, kaj mi petas doni adiaŭon al la kavaliro Joynson Hicks pere de via ĵurnalo!»
Sed eble la plej amuza kaj distinga okazintaĵo rilate al la tuta afero estis, unu tagon post la oficiala kongreso, privata kunveno de komunistinoj. Dum ili kunvenis, granda aro da policanoj kaj detektivoj eniris en la halon kaj postulis nomon kaj adreson de ĉiu delegitino. Iu komitatano konsilis ke ili ne faru tion. Ĉar ili tute rifuzis, la policanoj faris alian provon. Ili petis, ke ĉiu virino parolu. Estas nenecese rimarkigi, ke la virinoj ĉiam estas tre elpensemaj! Leviĝante, kiel ĉiam, ili konsentis kaj kantis la «Internacion»! Poste ili kriegis kune en la skota lingvo. Kaj por plue daŭrigi la ŝercon kaj mistifiki la policanaron, 11-jara knabino, filino de iu komunista estro, parolis ruse, kaj virino faris paroladeton la la policanoj Esperante! Neniu estis arestita, kaj tiel la afero finiĝis. Sed kia bruo pro du eksterlandaj ruĝuloj!
La moralinstruo estas sufiĉe klara!
Ofiro
Sciigoj el Oriento
El Moskvo tra Mongolio en Ĉinion ekflugis aeroplanoj de sovetia Aviosocieto 10an de junio. Partoprenis ĵurnalistoj kaj kinematografistoj. La aervojo longas 7000 kilometrojn kaj transiras faman mezazian dezerton Gobi. La entrepreno celas ekzameni rusajn nemilitajn aeroplanojn kaj simbolas interligon de Sovetio kun Oriento.
Anglo-amerika kompanio Lena-Goldfils ricevas rajton ekspluati siberiajn ortrovejojn lokitajn ĉe rivero Lena en regiono de Bodajbo dum 30 jaroj. La kondiĉoj: 1) obei prilaborajn leĝojn de Sovetio; 2) la laboroj devas esti maŝine aranĝitaj kaj post 30 jaroj sendifekte transdonitaj en posedon de Sovetio; 3) la kompanio devas liveri al Sovetio kelkprocentojn de l’ profito, minimume ne malpli ol 2 000 000 rublojn pojare. 4) La kompanio por maŝine instali la ortrovejojn devas meti ne malpli ol 20 000 000 rublojn. Reprezentanto de l’ kompanio Hedalla skribis en gazetoj, ke ne Sovet-registaro invitis la kompanion por ekspluati orejojn de Lena’ kaj ke la kompanio ne bezonas admonavertojn de tiuj Sovetkontraŭuloj, kiuj tute ne konas la situacion.
En Manĝurio okazis konflikto inter ĉina registaro kaj estro de soveta fervojoficejo. Ĉinoj ne volas eksigi el la oficejo rusajn blankulojn. Karaĥan oficiale protestas konduton de ĉina estraro protektanta rusajn reakciulojn.
En Ŝanĥaj 30an de majo okazis grandioza kontraŭjapana stratprotesto, organizita de ĉinaj studantoj kaj partio «Gomindan». Anglaj policanoj pafis la protestantojn. Estas mortpafitaj 6 homoj. 120 studantoj estas arestitaj.
Maksim Krjukov.
El Sovetio
Duan jaron jam ekzistas en Sovetio Aviosocieto de volontuloj. Ĝi havas nun tra tuta Unio 29 868 ĉelojn kun 2 400 000 anoj (el ili laboristoj 48 %, vilaĝanoj 16 %). Ili ensume kolektis ĉirkaŭ 5 000 000 rublojn (2 500 000 dolarojn). El ĉi sumo por konstrui aeroplanojn estas elspezitaj ĉirkaŭ 3 300 000 rubloj. La societo, prezidata de Kamenev, en fino de majo organizis sian tutunian konferencon kaj decidis pli atenti aranĝadon de aerlinioj precipe en vasta kaj senvoja Azio. Oni aranĝas aerlinion inter Irkutsk kaj Jakutsk en ekstrema Siberio. Dum pasinta jaro aeroplanoj de l’ societo kovris entute 252 328 kilometrojn, transveturigis 5663 homojn kaj 7572 kilogramojn da pezaĵo. Aeroplanoj de l’ societo, dum ĝi ekzistas, havis nek unu akcidenton. La societo havas ĉiujn ŝancojn por progresi.
Radiistoj de Sovetio festis tridekjaran datrevenon de radiotelegrafo, kies modelo estis unuafoje demontrita 7an de majo 1895 en Leningrad de profesoro Aleksandro Popov. Aparato de Popov somere 1895 bone notis atmosferajn ekfulmojn, kiuj okazis en distancoj de 20—30 kilometroj. Radiolaboroj de fama Markoni aperis nur en sekvanta 1896 jaro. Popov estis direktoro de leningrada elektroteknika instituto kaj mortis 31. dec. 1905 post akra konflikto kun tiama cara estro de ĉefurbo pro tiamaj studentaj protestoj politikaj. Eĉ profesoroj malpacis kun reakcio dum cara reĝimo!
Kaŭkazo estas naftoza lando. La plej konataj naftejoj lokiĝas en regionoj de Baku, Gróznij (meze de Norda Kaŭkazo) kaj Embá (en norda ekstremo de Kaspia maro). Per montri progreson de naftindustrio mi citas jenajn oficialajn statistikojn: dum aprilo de nuna jaro Baku liveris 385 000 000 kg da nafto (pli ol dum marto je 6 100 000 kg). Dum la sama aprilo Groznij liveris 180 100 000 kg kaj Embá 18 000 000 kg (je 2 400 000 pli ol dum najbara marto).
Kruda nafto estas distilata por liveri lampoleon aŭ tiel nomatan petrolon (ruse kerosiŋ). Inter Kaspia kaj Nigra maroj ekzistas petrolkondukilo kiu funkcias simile al akvokondukilo. La kondukiloj longas pli ol 1000 km kaj pumpis dum aprilo 165 000 000 da kg da petrolo. La nafto ĝis nun estas transportata per ŝipoj kaj fervojoj. Sed ĉi transporto estas tre maloportuna kaj kara. Tial Sovetregistaro planas aranĝi novajn naftokondukilojn inter Baku kaj Nigra maro (1000 km) kaj inter Groznij kaj havenoj Tuapse’ aŭ Poti’ de l’ sama Nigra maro (ĉirkaŭ 700 km). En 1913 jaro estas eksportitaj eksterlanden 950 000 000 kg. En nuna jaro la eksporto devas atingi 1 393 000 000 kg. Vi vidas, ke naftoindustrio estrata de laboristoj bone progresas. Naftoproduktado estas elektrigata, Baku rapide kreskas: en 1860 ĝi havis nur 13 830 loĝantojn, en 1890 ĉirkaŭ 100 000, en 1913 pli ol 250 000, nun — ĉirkaŭ 300 000. La urbo havas bonajn tramvojojn kaj akvokondukilon, kiu sifone liveras akvon el montoj lokiĝantaj 100 km de Baku.
M. Krjukov.
TRA LA KLASBATALO
La striko en Ŝanĥaj pliakrigite daŭras.
En Paris la ĉinaj studentoj demonstraciis kontraŭ la ĉina ambasadoro.
La strikmovado en la minoj kaj metalejoj de l’ industridistrikto Charleroi (Belgio) estas ĝenerala.
Laŭ sciigo de l’ regna nutrad-ministerio la prezoj por nutraĵoj estas plialtiĝontaj en Germanio.
En la germana regna parlamento komenciĝis batalo kontraŭ la uzuraj dogantarifoj intencataj de la german-nacia registaro.
Persekutadoj de litovaj socialistoj
En Mariampolo okazis juĝo kontraŭ ses rev. kolegoj pro demonstracio kontraŭ milito en aŭtuno 1924. Baldaŭ estos alia juĝo, pro grenadoj, kiujn provokisto deponis sur stalo.
La organo de la lernant-organizaĵo «Aŭŝryne», maja numero, — estas konfiskita. Same la organo de laborista junula organizaĵo «Jaunuju draugas».
La sola taŭga en Litovio «Real-gimnazio», vivanta ĉefe el helpoj, plejparte de litoviaj elmigrintoj en Ameriko, — nun likvidiĝos pro interveno de ministra kabineto.
Jam persekutoj eĉ direktiĝas kontraŭ malorganizitaj evoluciuloj anarkistaj pro la ideoj.
Aldona
Stranga «amnestio»
Jam kelke da tempo la germana registaro okupas sin pri la amnestio promesita, kiel rekompenco por la elekto de Hindenburg. Tiu ĉi amnestidemando ŝajne al ili kaŭzis sufiĉajn kapdolorojn, meditante, ke oni ĝin verku tiel, ke kiom eble plej malmulte da laboristoj estu amnestotaj. Ĝis nun flanke de la regnaj oficejoj aŭdiĝis nenio pri ĉi tiu afero, ili silentadas. Tiu silento pli multe diras al ni, ol se oni donus cent dekretojn. Sed diversaj famoj cirkulas tra Germanio el kiuj kelkaj eĉ estas tute precizaj.
Laŭ ĉi tiuj famoj la dumsemajnajn traktadojn inter la diversaj landoj pri la amnestio tutregna oni ĉesigis, ĉefe konsiderinte la opinion de Bavario (la faŝista centro).
Intencata la «amnestio» prezentiĝas jenamaniere:
La krimoj faritaj post la 1. Oktobro 1923 ne estos amnestataj.
Kondamnoj je pundomo ne estos amnestataj.
Plue ĝi nur rilatas al tiuj, kiuj estas kondamnitaj de la regnaj juĝejoj.
Do, kiuj laŭ ĉi tiu plano estos reliberigitaj?
— página 4 —
4 — SENNACIULO
Kelkaj laboristoj kaj ĉiuj faŝistoj.
Oni ne amnestos Max Hölz, ĉar li estas «pundomulo».
La mortigistoj de Rathenaŭ estos reliberigitaj, kaj la mortigistoj de Erzberger revenos Germanion.
Oni ne amnestos la laboristojn kiuj post la bataloj dum marto 1921 estis kondamnitaj de la eksterordinaraj juĝejoj, ĉar ankaŭ ili estas plejgrandparte «pundomuloj» kaj «aĉaj krimuloj».
Ankaŭ la laboristoj, kiuj dum oktobro 1923 batalis en Hamburg, restas malliberaj, ĉar iliaj krimoj okazis post la 1. oktobro 1923.
Ĉu tio estas amnestio? Certe ne! Tio estas laŭ politikaj vidpunktoj ellaborita monstro, konvena al la Hindenburg-respubliko. La laboristoj plu povas «ĝui» malliberejan aeron, kaj la faŝistoj estos reliberigitaj, por ke ili daŭrigu sian laboron, restarigi la monarkion kaj perforte malebligi ĉian ajn laboristan movadon.
Kontraŭ tiu amnesti-monstraĵo en regna parlamento protestoj nenion utilas. Tiu skandalo denove montras, kiom ree impertinentiĝis fikapitalistaro depost 1918 dank’ al la toleremo de la laboristoj.
Voko
FEMINISMO
Sub tiu nomo sin trovas la celo, la postularo de l’ homa ino.
Kia ĝi estas, aŭ kia ĝi devas esti? Ĉar la Homo konsistas el du elementoj, nome ino kaj viro kiuj formas nedisigeblan tuton, oni povas prave diri, ke tiu celo devas esti komuna al ambaŭ; sed, ĉar inoj korpe kaj instinkte, kaj sekve ankaŭ je bezonoj diferencas de la viroj, oni povas ankaŭ ne malpli prave diri, ke tiu celo ne devas esti al ambaŭ komuna. Ĉu do la viroj sin miksu je ina problemo kaj reciproke, la inoj je la vira?
Estas du ebloj kaj unu devo: 1a) Inoj kunlaboras aparte de la viroj por kontentigo de siaj specifaj bezonoj, kaj viroj ankaŭ por siaj, aparte de la inoj.
2a) Viroj kaj inoj reciproke kunlaboras. Devo: Ekstere de siaj specifaj aferoj, ambaŭ ne nur povas, sed devas ĉiam kunlabori reciproke.
Juste, do, — se oni ŝatas liberecon — feminismo rajtas ekzisti.
Ni supre diris, ke la Homo estas unu, sed duelementa. Sekve, por rapide, bonsence kaj trafe progresi al konkiro de l’ idealo (forigo de kiel eble plej multe da doloro) estas necese ke ambaŭ elementoj kuniru, kiel kuniras la gamboj de unu sama korpo.
. . . Progresi rapide, bonsence kaj trafe? — Jen la kerno de l’ demando.
Unu el la difektoj de l’ homa fakulto estas la ĝeneraligado. Oni pri tutaĵo havas tian opinion, kian oni ricevis de unu el ĝiaj eroj, ekzemple: Lerte parolantan homon oni juĝas inteligenta, kaj povas esti ke sur ties ŝultroj staras eminenta kukurbo! Se iu (ne franco) enveninta Francion renkontas en laborejo patriotojn, kiuj fine elpelas lin, li, reveninte sian landon, diros akre «ĉiuj francoj estas patriotoj!»
Kiu do ne aŭdis, ke ĉiuj anarkistoj estas dinamitemaj, ke ĉiuj komunistoj, diktatoremaj, ke ĉiuj germanoj, militemaj aŭ ke ĉiuj judoj, fikomercemaj?
Laŭ unu el ĝiaj eroj oni erare juĝas la er-aron!
Kaj la ĝisnunan feminismon ankaŭ. Ĝi estas reago, ondo de venĝo kaj envio. Oni rezonis tiel: Viroj regas, ordonas; viroj instruas, kuracas . . . kial ni, inoj de l’ sama speco — sekve samrajtaj — ne faru ti-kion ili faras?
Kaj baldaŭ aperis sur stratoj kaj bulvardoj, iaj feministinoj, kiuj «kun cigaredo en buŝo» okaze eniras drinkejon trinki pokaleton da delikate mortiga likvoro.
«Ni volas voĉdoni kaj esti elekteblaj, ankaŭ ni rajtas ordoni kaj regi!» ¹)
Ke la viroj progresis unusence ne signifas, ke aliasence ili ne malprogresis. Progreso kaj malprogreso iras kune kaj ambaŭ konfuziĝas paradokse: ju pli progresas la konsumado de alkoholo, despli progresas la nombro da krimoj kaj frenezuloj. Ĉi-tiuj du progresoj formas parton de l’ Socia Malprogreso.
Ne, la tasko feministina ne estu blinda imitado; ĝi estu leciono de justeco kaj saĝeco se ĝi volas trovi eĥon ĉe l’ moderna horizonto.
Anstataŭ diri: «Ni volas regi!» feministinoj diru «For la registojn ambaŭseksajn!» Anstataŭ fumi kaj trinki, ili instruu la virojn pri l’ mortefikoj de tiaj venenoj. Anstataŭ pudri al si la vizaĝon, anstataŭ sin maski kvazaŭ dum idiota karnavalo, ili studu fiziologion kaj gimnastikon, kiuj havigas nekompareble pli da beleco kaj saneco ol ĉia «scienca» produkto industria.
Ili imitu la bonon de la viroj kaj imitigu la sian al ili. Tiel, unu elemento kompletigos la alian kaj pro ilia kompleteco estos eble progresi rapide; rifuzante ĉian malvirton ili devos progresi bonsence, kaj konstanteco en bonsenco igos trafe progresi. Kaj tiam, la kerno de l’ demando estos rompita.²)
Guma.
KORESPONDEJO
5189. Via trad. aperos. Ne anoncis sin korespondemuloj el Oriento.
2364. Via art. aperos en venonta numero.
3380. Via artik. aperos baldaŭ. Bildojn pro multkosteco ni verŝajne ne uzos.
Rim. Ondo de materialo malebligas al ni aperigi ĉiujn senditajn art. en «plej proksima numero» (kiel postulas multaj). Ne tro urĝan materialon ni tial prokrastas pro neceso. Red.
Ekzistas en Francio feministina asocio, kies presorgano estas titolita «La Francino». Kion pensi pri tiaj patriotaĉismoj? Ve al Fuŝa Progreso!!
Ĉiuj kamaradinoj, kiuj interesiĝas pri Feminismo, laŭ la racia direkto ĉi-supre skizita, sin turnu esperante al «Racial Fémina Club«. Margareto Estour, sekretariino. 1 bis. str. des Coutures-Saint-Gervais, Paris III.
El la Vivo kaj Scienco
La «Semajno de l’ infano» en Portugalio
Dank’ al penoj de l’ Asocio de l’ Profesoroj de Portugalio, okazis dum kelkaj tagoj de la pasinta monato sekvo da festoj dediĉitaj al infanaro de l’ lernejoj, en Lisbono kaj en aliaj urboj. Malgraŭ la oficiala helpo al tiu ĉi interesa «Semajno», kiu celis alvoki la atenton de l’ aĝularo pri la defendo, la edukado, la socia vivo de l’ infanoj, ĝi limiĝis al ĉefaj urboj kaj la komemoro¹), kelkfoje, estis — tro malfeliĉa. Ni citu ekzemple, ke la komenco de l’ «Semajno» en suda urbo fariĝis — per diservo.
Kulpaj evidente ne estas la iniciatintoj, inter kiuj troviĝis la eminenta prof. Faria de Vasconcelos; ilia celo estis ja vere homa, ĉar oni volis per la «Semajno» krei en aĝularo ideon pri sia respondeco antaŭ la infanaj vivo kaj rajtoj kaj en infanaro konscion pri propra persono. Sed, la plimulto ne komprenis tiajn intencojn, tiel kiel ili komprenas nenion, ĉar la profesoroj — feliĉe oni trovas esceptojn! — nur pensas pri la neceso ricevi la salajron kaj atente dorloti la riĉajn infanojn, forgesante la malriĉajn aŭ memorante pri ili, kiam, laŭ ili, necesas ilin bati!
La «Semajno» estas okazinta. Oni komencas nun pridiskuti ĝin. Ni esperu, ke la mallertaĵoj de l’ unua komemoro estu forigataj. Ĉar estas urĝe necesa la daŭrigo kaj la kreo de konscio inter la infanaro, kiu, laŭ la modernaj pedagogoj, — ni citu ekz., d-ron Adolfo Lima — devas estri sian ekziston.
Forlasu la patrojn, prizorgu la filojn!
José Antunes.
La plej granda ponto de la mondo
La Ora Pordego, pro sia pejzaĝa beleco glorinda marbrako, kiu ligas la Pacifikan Oceanon kun la golfeto de San Francisko, estas granda malhelpaĵo por la interrilato inter San Francisko kaj kontraŭkuŝanta ĝin duoninsulo, kaj jam delonge oni prilaboras projekton, transpontigi la marbrakon. Certe, ĝia larĝo estas 2500 m, kaj ĝis nun mankis uzebla projekto por ĉi tiu potenca ponto, kiu estus necesa tie.
Nun alportis J. B. Strauss, konata pont-inĝeniero, projekton, por konstrui ponton super la Ora Pordego, kiu, se oni konstruus ĝin malgraŭ la granda kosto de 17 milionoj da dolaroj, superus ĉiujn estantajn pontojn je kuraĝeco de konstruo kaj je potenco de proporcioj.
La tutlongo de l’ ponto laŭ la projekto de Strauss estas 2574 m, la pendanta mezparto de l’ ponto estas longa 1200 m. Tiu ĉi mezparto superas je la dudekoblo la ĝis nun plej longan ponton de la mondo, kiu kondukas super Laŭrenca rivero ĉe Montrealo (Kanado). La ponto estas konstruata kiel penda ponto, kaj la mezparto pendas je du fortegaj metalŝnuroj
- Komuna memoro.
— página 5 —
SENNACIULO
5
po 1600 m ĉe la potencaj ŝnurparoj. La metalŝnuregoj pezas proksimume 5250 t. La veturvojo atingas laŭ la projekto 24 m larĝon, ne kunkalkulante la duflankajn trotuarojn. La alto de l’ libera traveturejo, sub la ponto, estas 60 m kaj la du el ŝtalo konstruotaj turparoj 233 m super la nivelo, do nur malmultajn metrojn sub la plej alta turdomego Novjorka. Kune kun la fundamento preskaŭ ĉiuj el la turparoj atingas la alton de l’ Eifelturo.
Ducent tridek metrojn super la nivelo oni konstruos en la turoj galeriojn, kiuj estos atingeblaj por la popolo per liftoj, por ĝui de tie la bonegan nepriskribeblan perspektivon, super la domarego, oceano kaj tiu ĉi de altaj montoj ĉirkaŭbarita golfeto de San Francisko.
Espereble la tempo ne plu estos malproksima, kiam la lumjetiloj, kiuj estas sur la plej altaj pintoj de l’ turoj konstruotaj, salutos la ŝipojn kaj kondukos en malluma nokto en la Oran Pordegon.
(Kaj espereble mem la proletaro, konstruonta tiun gigantaĵon, ekposedos ĝin por la popolara utilo kaj ne lasos ĝin al misuzo flanke de profitemaj imperialistaj rabistoj. — Red.)
Laŭ «La ŝtono de l’ saĝuloj» elgermanigis M. Diesler. (3028)
„Alvenu tuta sportular’, el ĉiu part’ de l’ mond’!“
Tiel ĉi-jare Laborista Sportintern alvokas siajn membrojn por kunigi ilin al mond-sport-renkontiĝo. De 24.—28. julio okazos en Frankfurt apud Main la «I. Internacia Olimpio Laborista.» Amikoj el 20 nacioj alrapidas por en paca konkuro mezuri povon kaj forton. Tamen ne nur sporto estas, kiu kunigas ilin, sed profunda interna sopiro al popol-interkompreniĝo kaj — interpaciĝo, kiu ĉiujn instigas. Vere okazo de mondskuanta graveco. Ĉiuj preparoj estas farataj por garantii plenan sukceson de la aranĝo. Sed malhela nubo malklarigas la altegajn atendojn. La lingvaj diferencoj de la civilizita mondo. Moderna Babelo nin atendas. Kvankam la esperantistoj klopodos malgravigi laŭpove ĉi-malbonon, tamen grandaj masoj de festpartoprenantoj restos fremdaj unuj al la aliaj, disigataj per lingvaj baroj. Pli ol iam, homo en tia situo sentas la bezonon de internacia lingvo. Neniam li estas pli akceptema por la propagando de komuna lingvo ol en tia okazo. Ĉu esperantistoj volas malatenti tion? Ne! Ĉiuj preparoj estas farataj por vigla varbado por nia afero. Sed maniero kaj amaso de la disdonotaj varbiloj direktiĝas laŭ la monrimedoj disponotaj al ni. Ili vere ne estas abundaj. Pro tio ni al ĉiuj Esperanto-organizaĵoj, — grupoj kaj -anoj direktas la peton: donu obolon por la propagando de Esperanto dum la I. Olimpio. Eĉ la plej malgranda donaco helpos al nia afero. Diris jam nia kara majstro: Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan. Niaj «mifrati» certe ne ŝparos, subvenciataj de Ĉokoladfabriko. Do ni faru nian devon. Ĉiujn monsendaĵojn oni direktu al k-do
Ad. Wendt, Leipzig-Stö., Lange Reihe 11a. (Germanio)
aŭ al la administrejoj de LEA kaj SAT, sed surskribu por: Olimpio Propagando.
Mondonacojn ricevitajn kaj ricevotajn ni kvitancos en «Laborista Sporto».
Publika letero
(Kiun presigi petis nin la subskribintaj vilaĝanoj – Red.¹).
Kamaradoj, kamparanoj de Bulgario!
En la tago de Internacia Solidareco, la unua de majo, ni gekamparanoj de vil. Ŝkarovka (Sovet-Unio) sendas al vi niajn plej bonajn dezirojn. Ni jam fintoleris ĉiujn pezojn de l’ Sociala revolucio kaj atingis la ĉefan celon: ni jam ne havas perfortulojn — ekspluatantojn. Male, ni havas nian laborist-kamparanan potencon, kaj ni staras sur la vojo al Hela Regno de Komunismo.
Vi ankaŭ penige batalas kontraŭ viaj centjaraj premegantoj. Ne perdu la kuraĝon en tiu peniga batalo, vi ne forgesu, ke ni ĉiam memoras pri vi, kaj en la decida momento ni estos kun vi.
Prezidanto de l’ kunveno, Prezidanto de Vilaĝsoveto Nikonenko. Prezidanto de vilaĝa Komitato de malriĉuloj I. Ŝelest. Sekretario de vilaĝa Komjunularo Petrenko.
RADIO
La Germana «Funk»-Kartelo kaj la radio-helplingvo
La Germana «Funk»-Kartelo estis decidinta dum decembro 1924 laŭ iniciato de Germana Ido-Radio-Klubo, investi ekzamen-komitaton por studi la temon «internacia radio-lingvo».
D-ro E. Jäger, Leipzig, gvidanto de Leipziga forsendejo, estis komisiita, prilabori ĉi-taskon.
Antaŭ ne longa tempo en Frankfurt a. M. okazis provizora diskutado, en kiu partoprenis po 2 reprezentantoj de la mondhelplingvoj Esperanto kaj Ido.
Oni interkonsentiĝis principe, ke necesas enkonduki internacian helplingvon por radio-telefonado, sed ke ĉi-lingvo ne forigu la germanan.
Ĝi estu limigata nur je tiaj komunikoj, kiuj rilatas precipe internacian intereson. — Pri tio, ĉu Esperanto aŭ Ido estu elektota, la diskutado ne jam estis decidinta.
Trad. el M. N. N., München, 1804.
LASTHORE
Unua Olimpiado Laborista Internacia 24.—28. julio 1925 Frankfurt-Main
En la kadro de la olimpiado internacia ankaŭ estos aranĝata oficiala Esperanto-Ekspozicio. Flanke de laboristaj asocioj estas reprezentataj:
Esperanta, atleta, bicikla, anti-alkohola, naturamika, higien-mastrumada, sanec-flegado, liberpensula, gimnastika, ŝaka k. sanitarista k. a.
Ĉu vi posedas esperantan materialon indan por ekspozi?
Sendu tuj liston, ke oni evitu duoblajn anoncojn (ĝis 3. julio).
Ĉiu sendanto ricevos signon! Ekspoziciajn elspezojn vi ne havos.
Kunhelpu, por fari interesplena la ekspozicion!
Adreso: Karl Naber, Eckenheimerlandstr. 97, Frankfurt-Main I.
- prokraste alveninta.
Inter ni
Troviĝas en iu urbo laboristaj esperantistoj. Deziras ili esperanton propagandi kaj instruadi. Tiucela grupiĝo okazas. Por propagandi bezonas la grupo propagandilojn; por instruadi, instruilojn. Sed propraforte ne povas la grupo eldoni la necesajn ilojn. Kuniĝo de fortoj montriĝas necesa. Naskiĝas nacilingva por-esperanta organizaĵo.
Sed baldaŭ la sperto montras, ke tute nesufiĉa estas la por-esperanta varbado. Kiam la lernantoj finis kurson necesas ilin reteni kaj ligi al la esperanta movado. Aliel preskaŭ vana estus la farita laboro. Tion pruvas la granda nombro da personoj lernintaj esperanton kaj kiuj tamen neniom profitas je sia lernakiraĵo kaj neniom helpas la antaŭeniron de nia afero.
Por ligi la ellernintojn al la movado ne ekzistas pli bona rimedo ol instigi ilin al tuja aplikado de la lingvo. Estas evidente, ke oni ne lernas esperanton por interparoli kun siaj gepatraj samlingvanoj. Necesas transpaŝi la landlimojn. Necesas iel ajn interrilati kun eksterlandanoj. Necesas gazeto esperantlingva, literaturo, adresaro. Unuvorte necesas aparato, ebliganta la praktikan utiligadon de la lingvo.
Tial naskiĝis SAT.
Ĉu taŭga ĝi estas? Faktoj respondu: SAT naskis du presorganojn: semajnan kaj monatan; ĝi jam pliriĉigis nian literaturon je kelkaj valoraj verkoj; ĝi eldonas ĉiujare Jarlibron kun adresaro de la membroj; ĝi jam faris multajn servojn, kies tutcito ne estas necesa por pravigi la tezon.
Do, ekzistas la bezonata aparato kaj funkcias. Ne tiom amplekse kiom dezirinde, sed pri tio responda ne estas la aparato mem, sed ties uzantoj kaj ĉefe kiuj ne volas ĝin uzi.
Sed pekhava estas la SAT-aparato: ĝi sisteme penas ignori la nacilingvajn por-esperantajn asociojn. Granda la peko. Nepardonebla eraro. Nerespektema sinteno. Ĉu do la sindikatoj, la kooperativoj, la politikaj partioj ne estas internacie kunligitaj? Kial la esperantistoj ne imitus?
Ja efektive, kial? Kial aeroplanoj flugas en la aero, dum aŭtomobiloj ruliĝas surtere? Esperantistoj tutmondaj samlingvanoj estas, ili ne devas simie apliki la organizsistemon de nesamlingvanoj.
— Vi ne konvinkos nin. Fondu ni esperantistan internacion. Ni ja povas trudi al aeroplanoj, ke ili sekvu serpentumajn vojojn surterajn.
Tiele parolas rutinemuloj. Vivu tradicio, rutino kaj ĉia samspeca sanktaĵo. La organizsistemo de SAT estas ja malbona; ĝi estas diable sataneca.
For! . . . for! . . . Eŭtrapel.
[REKLAMO p.5 | 60,83,88,91] «Esperantista Laboristo» 1a jaro n-oj 1, 2, 3, 4, 7, 8, 9 aŭ tuta 1a jarkolekto (lasta n-ro oktobro 1920) aĉetas: Rob. E. Bitzer, München, Germanio, Hesseloher Strasse 11/2
— página 6 —
6
SENNACIULO
DISKUTEJO
Gardu organizecon!
Mi deziras aldoni kelkajn vortojn al mia artikoleto aperinta en n-o 34 de «S-ulo» kaj erarpresita kun subskribo «Nik. Jefimoviĉ» (ĉar ĝi estas mia nomo kaj patra nomo), pri diskutinda lingvodemando. Ĉi-tiun demandon «S-ulo» devas starigi sur seriozbazon, parte por deflankigi eblan plimalmultigon de abonoj, ĉar mi antaŭdivenas ke petolanta «progreso» havas sufiĉe multajn malkontentulojn, sed plej grave estas, ke «S-ulo»-organo de SAT, kaj SAT estas kondukanto de revoluci-tendencoj kaj organizanto de revoluciema laboristaro, kaj Esperanto estas peranto per kiu SAT povas revolucie influi laboristaron. Sed tiu peranto nepre devas esti ne ŝanĝata, sen ĉiaj progresemaj deflankiĝoj, ĉar tio nur donos embarasiĝon kaj malsimpligon. «S-ulo» devas doni sur siaj paĝoj lokon por diskuto de lingvodemando. K-doj devas klarigi tiun-ĉi demandon: 1) Ĉu estas necese evoluigi Esperanton? 2) Se evoluo («progreso»), laŭ plimulto, estas necesa, kiel solvi tiun taskon, ĉu iri laŭ vojo proponata de Idoamikoj k-doj Izgur, Avrunin, Kolĉinski kaj Frejdberg (rigardu artik. en «S-ulo» n-o 34 «Helpu la progreson!»), paŝo post paŝo sisteme rabi lingvon Ido kaj formigi «linguo internaciona di la progresistoi Mi-esperanto, miido», aŭ estos aliaj proponoj? 3) Ĉu tiuj progres-operacioj estos faritaj unufoje, t. e. estos farita unika nova fundamento de internacia lingvo, aŭ kompatinda paciento senĉese devas suferi kaj toleri senfinajn operaciojn, ĝis kiam la malicaj kaj senkompataj operaciistoj-progresistoj fortranĉados kaj disjetados la lastajn pecetojn de Esperanto? Mi kredas, ke eble tiam ili estos kontentigitaj kaj trankviligitaj. La riĉa kaj fleksebla lingvo Esperanto ne bezonas progres-operaciojn. Progresigo de Esperanto estas afero tute senutila, ĉar ĝis tiu-ĉi tempo Esperanto kun sukceso plenumas sian taskon; progresado povas nur fari disiĝon en vicoj de esperantistoj-laboristoj. Oni povas ĝui bildon: ekz. esperantisto de lingvoepoko de 1925 jaro tute ne ekkonos «progresigitan» Esperanton de epoko 1926—27 jaro, ĉar tiam Esp-o, kiel ĥameleono ŝanĝados dum ĉiu jaro, monato, tago . . . La riĉa «ĝisreforma» esp-a literaturo estos nuligita, oni povas uzi ĝin por enpaki haringon kaj buteron. Evoluoperacioj alportos pli da malbono, ol da bono. Sendube — senĉesa progresigado estas glitiga kaj tre danĝera vojo. Ĉi-tiun lingvodemandon ni devas solvi por ĉiam kaj definitive per personaj enketoj de ĉiuj SAT-anoj, SAT-emuloj kaj abonantoj de «S-ulo», alivorte ni devas aŭskulti voĉon de socio. SAT devas preni tiun taskon kaj enpresi en «S-ulo» rezultatojn de enketbaloto. Mi instigas, k-doj, esti solidaraj kun opinio de plimulto. Pli da organizeco, fortigu vicojn!
Nik. Ĥolm, Kiev.
La lingva problemo
Koncernas «Helpu la progreson!» el S. 34
Mi estas simpla industria laboristo, senpartia revoluciema liberpensulo. Malgraŭ mi SAT-aniĝis nur antaŭ duonjaro, mi kuraĝas kontraŭdiri k-dojn Izgur, Kolĉinski k. c., opiniante, ke mi esprimas la opinion de multiuj.
Estas evidente, ke nia lingvo estas ankoraŭ malproksima de la perfekteco kaj senriproĉeco. Sed se ni ĉiumonate enkondukus novajn formojn, kies simpleco ofte estas maltrovebla, estus dubinde, ĉu nia juna SAT-konstruaĵo disvolviĝos dezirinde, ĉar la plimulto de la SAT-anoj estas simplaj laboruloj, kiuj malfacile lernadis la lingvon kaj pli malfacile kutimiĝas al t. n. simpligoj. Ke «kvin-aŭ seplitera vorto estas pli facile lernebla kaj memorebla ol resp. naŭ-aŭ deklitera,» estas evidente, sed kiamaniere ĉi-tezo pruvas la avantaĝon de la «e»-propono? Laŭ niaj varmegaj reformeguloj ĉi tezo sonus tiel: «kvin -e seplitera vorto estas . . . ol resp. ne- e deklitera». Bone e ne? Ke «ne» estas samtempe nea vorto kaj numeralo, ne domaĝas ja! La difino de diferenco estas sana kaj salutinda mensekzercado!
Havinte antaŭ nelonge lekcion pri lingvaj problemoj kaj demandoj (mi estas sekretario de Lab.-Esp.-Soc.) mi post fino restigis la aŭdantojn kaj skribis sur la tabulon la vortojn «balde, morge, anstat, hiere, difero, konfero, komito,» doninte 10 min. por difini ilin. Oni opiniis la kvar unuajn kiel ne-esperantaj, la lastan kiel nekonata kaj la du ceterajn kiel strangaj kunmetaĵoj (di- kaj kon-fero). Ankaŭ la 6. tezon mi kontraŭas. Esp-o estas ankoraŭ eta kreskaĵo; se ni ĉirkaŭtranĉus ĝin por doni al ĝi pli belan aŭ simplan formon, ni velkigus ĝin; vi, k-doj reformeguloj, paciencu kaj iam belformigu la fortikan arbon (se tio necesos)!
Tiom al k-doj Izgur, Kolĉinski k. c. Ĝenerale mi protestegas kontraŭ laŭnacilingvaj arbitraĵoj kaj malnecesaj novaj vortoj. La esprimo «mortpafi» modifita laŭ ruslingva разстрѣлять = dispafi estas mallogika. Oni povas dispafi konstruaĵon aŭ eĉ taĉmenton, sed ĉu opan homon?
La germanizo de la esprimo signalvorto = lozungo estas superflua; se aperos novaĵoj kiel ekz. «ŝlagvorto, ŝtiĥvorto,» mi tute ne miros.
Ankaŭ la arbitran anstataŭon de la substantiva finaĵo — o per apostrofo (SR maja, «La blanka venĝo» kaj «Ni iras») mi opinias superflua kaj eĉ malbela.
Kortegano.
Konferenco de la Turista Asocio «La Naturamikoj»
en Wien okazos de la 5-a ĝis la 8-a de julio kaj estos aranĝota aparta kunveno por Esperantistoj. Ĉiuj alvenontaj gesamideanoj estas petataj informi la Esperanto-Grupon de la «Naturamikoj» pri ilia partopreno al adreso de s-ano Alfred Klein, Wien, II., Pazmanitengasse 10/21.
KRONIKO
Sovet-Unio
Belaja Cerkov. Helpe de Kieva gub. fako la movado estas reorganizita. En vilaĝo Ŝkarovska mi sukcesis organizi esp. rondon kun 12 k-doj. En Centra Lab. Klubo de B. C. organiziĝis studgrupo el 20 k-doj. Komjunularo en Ŝkarovka nun interkorespondas esperante kun alilandaj junuloj.
Kazanj. Eldonita de la loka filio de Odvf (Amikaro de avio) avio-kalendaro por 1925 j. enhavas krom artikolo pri Esp-o kaj avio ankaŭ rus-esperantan avio-vortaron, kompilitan de nia k-do Lidin.
Minsk. 28.—29. V. okazis unua tutblankrusa Konferenco de Sovetl. Esp. Unuiĝo. Partoprenis 38 delegitoj el tuta Blankrusio. El Moskvo de CK SEU vizitis konferencon k.do Ŝabarin, el Krimeo k-do Ŝaber. La konferenco estis unua revolucia kuniĝo de esp-istoj en Blankrusio kaj montris veran revoluciiĝon de nia laboro. Konferenco havis en ĉiuj demandoj veran unuanimecon kaj ĉiuj plej diskuteblaj problemoj estis solvitaj unuvoĉe. Unuan tagon okazis salutparoladoj, i. a. de ILH-reprezentanto kaj de SAT-reprezentanto, kaj koncerto. Duan tagon sekvis laborkunsidoj. Raportoj montris interesan bildon de vigla kaj fruktodona laboro en laborista kaj vilaĝana medio. K-do Klys parolis pri organiza problemo. Poste estis raportoj pri «nuna situacio de esp. movado en la mondo» kaj pri metodoj de instruado en kursoj kaj en ĉeletoj. Lasta demando estis elektoj de oficialaj gvidorganoj. Poste k-do Klys donis informon pri V-a SAT-kongreso, kiun vizitos kelkaj kamaradoj. — Nia konferenco estas nia unua venko!
D. Sn.
Moskvo. Eldonata de Popolkomisario por Poŝtoj kaj Telegrafoj kaj Societo de radioamikoj revuo «Radio» sin turnis al C. K. SEU kun la peto redakti tutan paĝon en ĉiu numero de tiu dusemajna revuo, disponigatan por propagando kaj instruado de Esperanto.
Odessa. 21. V. K-do Ŝaĥnoviĉ prelegis pri Esp-o kaj SAT en komuna kunveno de laboristoj ĉe la 9-a Regna Metal-uzino je nomo de Kalinin. Post la raporto la kelkcenta aŭskultantaro akceptis jenan rezolucion: «konsiderante la tutan gravecon de internacia lingvo por internacia proletaro, la ĝenerala kunveno decidis: 1. Ĉiamaniere subteni la laboristan esperanto-movadon, precipe en la demando pri enkonduko de Esperanto en lernejojn; 2. Organizi kurson de Esperanto; 3. Ligiĝi kun Sennacieca Asocio Tutmonda por interŝanĝi siajn spertojn kaj informojn pri laborista vivo».
- V. kunveno de Junul-komunistoj ĉe la sama uzino rekomendis al siaj membroj aniĝi al la esp-kurso. En la fabriklernejo ĉe la sama uzino Esp. estas instruata. 4. VI. k-do Ajzberg prelegis pri Esp-o ĉe Centra Laborista Biblioteko, kie komenciĝis jam la 4-a grupo de Esp-kurso.
Alvoko
La Gildo de Junularo de la Brita Sendependa Laborista Partio (I. L. P.), kiu nun uzas oficiale Esperanton, baldaŭ eldonos monatan jurnalon «The Flame» (la Flamo) por la Brita socialista junularo. Ĝi enhavos esperantan sekcion kaj Internacian fakon. Por tio estas necese havi korespondantojn en ĉiuj landoj, kiuj volas sendi periode novaĵojn pri la stato kaj aktiveco de la eksterlandaj soc. junularaj movadoj. Se oni dezirus, la internacia korespondanto de «La Flamo» volonte interŝanĝos kun siaj kunlaborantoj. Plue, li volos sendi senpage ekzemplerojn de «La Flamo» al tiuj redaktoroj aŭ eldonistoj kiuj sendos al li siajn socialistajn junularajn jurnalojn. Kamaradoj, tiam konigu vian komplezemon per frua respondo al k.do Arthur Tetley, Frenchmans Bay, So. Shields, England.
— página 7 —
SENNACIULO
7
V. Kongreso de SAT
Wien, 11.—15. aŭgusto 1925
Propono N-o VII
Pri la «lingva taktiko» de SAT
La fakto, ke SAT ĝis nun ne formulis klare sian rilaton al diversaj lingvaj tendencoj ekzistantaj en la Asocio, kaŭzas lastatempe plurajn miskomprenojn kaj misagojn. Konsiderante, ke tia stato estas nepre likvidenda, la ĉi-subskribintoj opinias, ke estas necesa serioze pridiskuti la «lingvan taktikon» de SAT en la proksima kongreso. Siaflanke ili esprimas sian vidpunkton pri tiu-ĉi temo en la sekvantaj tezoj. (La granda amplekso de l’ temo kaj samtempa deziro ŝpari lokon en la gazeto devigas prezenti nur tezojn. Se la diskuto, kiun ĉi-tezoj certe elvokos, postulos detaligojn kaj konkretigojn, tio estos farita en specialaj artikoletoj laŭbezone).
Laŭ sia genezo kaj evoluo esp-o estas produkto de la procedo de kultur-internaciiĝo, kiu aperis kun la disfloro de l’ kapitalismo, progresas en la periodo de imperialismo kaj tendencas finmaturiĝi en socialisma socio.
La sorto de esp-o, kiel elemento de la moderna scienca-teknika progreso, estas forte interligita kun la sorto de l’ tuta moderna scienca-teknika kulturo.
La proletaro, kiel klaso ascendanta (supreniranta, progresanta), estas en la nuna historia periodo la portanto de l’ scienca-teknika progreso kaj de l’ internacia kulturo. Samtempe la burĝaro, klaso descendanta (malsupreniranta, malprogresanta) kun ĉiu tago fariĝas pli kaj pli konservema kaj reakciema ne nur en la sfero de l’ soci-politika vivo, sed ankaŭ en la sfero kultura.
La efikoj de la ideologio kaj de l’ «kultur-taktiko» de ĉiu klaso estas rimarkeblaj en ĉiuj branĉoj de l’ kultura vivo; la internacilingva movado ne faras escepton ĉi-rilate.
La burĝaro en sia maso negative rilatas al esp-o kaj al lingvo internacia ĝenerale. La idealiste-pacifista propagando de la etburĝaj pioniroj de l’ esp-a movado nemulte efikas en ĝiaj rondoj. Nur la ekonomia neceso devigas la burĝaron iom post iom alpreni esp-on por uzi ĝin en siaj komercaj kaj aliaj aferoj.
La et-burĝa intelektularo kaj la burĝaro, en kies manoj la esp-a movado estis dum longedaŭra tempo, enportis en tiun movadon sian ideologion ne nur en la formo de l’ t. n. «neŭtralismo» (kiun la proletara esp-istaro organizita en SAT estas jam forlasinta), sed ankaŭ en pli vualita formo de l’ t. n. «fundamentismo» (ĝis nun reganta en niaj rondoj).
La t. n. «fundamentismo» estas esence konservema, reakcia kaj ne-scienca lingva tendenco, kiu malhelpas la evoluon de esp-o. La «fundamentismo» estas efektive pseŭdo-fundamentismo; ĝi ne konformas kun la kompreno, kiun diktas la lingvoscienco kaj kiun havis pri la lingva evoluo la iniciatinto de esp-o — Zamenhof — mem; anstataŭ obeo al certaj fundamentaj struktur-principoj de la lingvo, celanta konservi unuecan bazon por la senĉesa evoluo de l’ vivanta lingvo, la pseŭdo-fundamentistoj faris el la malnovaj lingvaj formoj fetiĉon kaj grave malhelpis al la lingva progreso. La ideologia bazo de tiu-ĉi pseŭdo-fundamentismo estas la statika pensmaniero, kiu estas propra al la burĝa klaso kaj ĝia intelektularo.
La pseŭdo-fundamentismo malutilis al esp-o ne nur pro tio, ke ĝi malhelpis la lingvan progreson, sed ankaŭ pro tio, ke ĝi estis la objektiva kaŭzo de l’ reformisma ido-movado.
La idista pozicio en la internacilingva movado estas ne malpli erara kaj ne malpli nescienca ol tiu pseŭdo-fundamentista: akceptante konstantan po-pecan per-dekretan reformadon de la lingvo, ĝi kondamnas ĉi-lastan (la lingvon) por resti ĉiam reformata lingvo-projekto kaj neniam estiĝi konstituita lingvo vivanta. (Cetere, la idistoj, enkondukinte la «periodo di stabileso» kaj ĉiam plilongigante ĝin, per tio mem konfesis ĉi-tiun principan eraron de l’ idismo kaj fariĝis «Ido-fundamentistoj»). La ideologia bazo de l’ idismo estas la intelektula racionalismo.
Laŭ sia strukturo esp-o plene konformas kun la principoj, sur kiuj — laŭ la lingvoscienco — estas bazenda la lingvo internacia. Sed la teoria kritiko de esp-o kaj ĝia praktikado pruvis, ke, estante strukture tute kontentiga, esp-o enhavas tamen plurajn difektojn en siaj detaloj; ĉi-difektoj estas forigendaj (per la rimedoj de l’ interna lingva tekniko sen tuŝo de la fundamentaj struktur-principoj de la lingvo) kaj estas forigataj en la procedo de la lingva evoluo.
La sciencaj studoj pri esp-o (R. de Saussure, H. Sentis, P. Christaller k. a.) malkovris la plej gravajn struktur-principojn, sur kiuj estas bazata la gramatiko kaj la leksiko (kun la vortfarado) de esp-o. Rompi tiujn-ĉi struktur-principojn per reformoj en la nuna momento, kiam esp-o estas jam lingvo vivanta, signifus pereigi la lingvon, retroirigi ĝin de la nuna stato al la stato embria, al la stato de nevivanta kaj tial reformebla lingvoprojekto; tio signifus nuligi la laboron de jardekoj. Ni devas konservi la fundamentajn struktur-principojn de esp-o kaj sur ili, kiel sur firma bazo, evoluigi la lingvon; pliriĉigi
ABC de profmovado
de Ĉekin-Jarockij
2] (Daŭrigo)
Krome ni trovas rimarkeblajn signojn de influo de tiu modelo ankaŭ en la alilanda profmovado. Tiel en Francio dum Napoleono III la laboristaj delegitoj, senditaj al la tutmonda ekspozicio Anglion, retroportis kun si ne nur raportojn pri la sukcesoj de la industria tekniko, sed ankaŭ sciigojn pri la konstrumaniero kaj la sukcesoj de l’ anglaj unuiĝoj. Kaj dank al la «paca» kaj «apolitika» (neŭtrala) karaktero de la tredjunionoj, kiuj estis garantiantaj al sia anaro sufiĉe rimarkeblan plibonigon de la situacio, al ĉi-tia tipo de profunuiĝo ankaŭ bone rilatis la reprezentantoj de la registaro. La registaroficisto Devenk kaj la prefekto de la II. Pariza rajono Levi opiniis necese eĉ mem partopreni la vastigadon en Francio profunuiĝojn, similajn al tiuj de Anglio. Kaj la harmonio inter la karakterizo, kiun faris la laboristaj delegitoj kun la protektanta politiko de l’ registaro, kaŭzis aktivan imitadon de l’ angla modelo. Same en Germanio la partopreno de la laboristaj delegitoj en Londona ekspozicio ludis analogian rolon kaj helpis al konatiĝado de l’ germana laboristaro kun la sukcesoj kaj unuiĝkonstruado de l’ anglaj Tred-junionoj. Samtempe la elmigrinta Londonon Vilhelm Libkneĥt, longe tie loĝinta kaj havinta eblecon senpere konatiĝadi kun la praktiko de l’ angla profmovado, kune kun Aŭgust Bebel raportadis pri tred-junionismo dum multaj laboristaj kunvenoj. Fine en Usono la tuta dumiliona profunuiĝanaro formanta la Amerikan Laborfederacion estas ĝis nun organizita same kiel unuiĝis sian anaron la Am. Soc. de Mek. ankoraŭ en la 50-aj jaroj de la XIXa jarc.
Kion do prezentis la «Amalgamsocieto de Mekanikistoj», ludinta tian gravan rolon en historio de l’ monda profmovado.
Komence ĝi estis unika asocio kun unika kaso, kien oni portis la kotizojn kaj per kiu oni estis pagintaj ĉiujn elspezojn eĉ por kancelariaĵoj kaj inko, kiun uzis la faksekretario. La fako elektas kaj kontrolas siajn proprajn laboristojn, sed agas ĉiam laŭ regularo, kiu antaŭvidas ĉiun plej malgrandan detalaĵon. Eĉ unu centimo ne povas esti elspezita, se ĝi ne respondas al la regularo. Kiel profunuiĝo la Asocio estis treege centralizita organizaĵo. Ĝia plej grava tasko estis — egaligi en la tuta lando la t. n. «realan laborpagon». Estas rimarkinda la aristokrateca ŝlosiĝo», la gildeco de tiu «ĉi perfekta modelo» de profunuiĝoj. Ĉi gildeco montriĝis ankaŭ en la alteco de la kotizo, kies amplekso estis fiksita sama (egala) por ĉiuj anoj, sendepende de la laborenspezo. Pro tio la malpli bone salajritaj laborgrupoj apartiĝadis de la unuiĝo. La samo montriĝis en konscia eksigo el la unuiĝaj vicoj tiun, kiu ne apartenis al certa grupo de altkvalifikitaj laboristoj. Tio kaŭzis dispolvon de la movado. En Anglio en 1920 estis 1214 unuiĝoj. Tiu abundeco montras, ke ĉiu unuiĝo — kaj plejparte ili estis tutanglaj — kunligas laboristojn ne de sama produktaĵo, profesio, sed nur laŭ specialeco. Tie ĉi ankoraŭ en 1922 ekzistis tielaj tutanglaj unuiĝoj, kiel «Unuiĝo de mekanikistoj ĉe l’ akvodeverŝantaj maŝinoj de karbminejoj» — t. e. Unuiĝo de malgranda grupo de specialistoj.
Originala estas ankaŭ la politiko de la tred-junionoj. Ĝi ne estis bazita je kontraŭbatalo la kapitalismon. Ĝi klopodis garantii la interesojn de sia anaro unue, efikante la laborkampon, due, organizante memhelpadon. La unua metodo konsistis en tio, ke neatendita mallongigo de laborpropono sur laborkampo aŭ komuna striko de laboristoj estis anstataŭanta per reguligo de laborpropono en koncernata laborspeco. Kiel do la tred-juniono reguligas ĉi-proponon? Ĝi klopodis pere de kolektiva kontrakto limigi la kvanton de l’ lernantaro. La kvanto de lernantoj ĉe ĉiu laboristo estis difinita tioma ke la kvanto de l’ laboristaro en certa specialaĵo neniam malgrandiĝu, sed ankaŭ ne tromultiĝu. Kaj multaj unuiĝoj tion atingis. Ekzemple, Londona Societo de Kompostistoj fiksas en siaj kolektivaj kontraktoj la kvanton de lernantoj por ĉiu entrepreno kaj la daŭron de la lernado tiom ĝuste, ke ĉiun laboriston, elirantan el la laborvicoj anstataŭas nur unu kandidato. Memkompreneble, ke dum la plialtiĝo de la postuloj en tiu laborspeco, la laboristoj-specialistoj pro sia malmulteco eblas garantii al si pli bonajn lukondiĉojn. Sed por ke tiu metodo estu perfekta, necesas, ke profunuiĝanoj estu nur laboristoj de mallarĝa specialeco, ricevantaj preskaŭ egalan laborpagon kaj havantaj la saman kvalifikecon. (Daŭrigota
— página 8 —
8
SENNACIULO
kaj progresigi ĝin, enkondukante, kiam tio estas necesa, novajn gramatikajn formojn, novajn radikojn, plisimpligi la ekzistantajn ktp. La viva praktiko kribros tiujn-ĉi «novaĵojn»; la plej taŭgaj enpenetros kaj elpuŝos la malpli taŭgajn, la netaŭgaj, estante nevivkapablaj, malaperos. Tiamaniere la lingvo vivos kaj konstante perfektiĝos.
La «lingva taktiko» de SAT devas esti bazata sur la dinamika pensmaniero de l’ proletaro, sur ĝia sole scienca ideologio; ne statika, konservema pseŭdo-fundamentismo, kaj ne pseŭdo-revolucia reformema idismo, sed science bazita dinamika «evoluismo» kiu estas samtempe la vera fundamentismo. Libera konstanta evoluo de l’ vivanta lingvo estu akcelata, kaj la konscia kontrolo de la uzantoj de l’ lingvo zorgu, ke la unueco de la lingva strukturbazo estu asekurita en tiu-ĉi evolu-procedo. La SAT-eldonaĵoj estu progresigiloj, evoluigiloj kaj kulturiloj de la lingvo.
Konkrete: SAT permesu en siaj eldonaĵoj la plej larĝan, la plej liberan uzadon de novaj lingvo-formoj, se ĉi-lastaj ne kontraŭas al la fundamentaj struktur-principoj de esp-o. Samtempe SAT kreu specialan organon por reguligi kaj organizi la procedon de la realigo de sia «lingva taktiko.»
J. Zilberfarb (1334), E. Spiridoviĉ (3712), J. Voleviĉ (5084), N. Karmanov (5090), H. Bobrov (5091).
Propono N-o VIII
Pri la stilo de l’ SAT-eldonaĵoj
Al multaj kamaradoj ne plaĉas la stilo de l’ SAT-eldonaĵoj. Ni opinias, ke la problemo pri la stilo de niaj eldonaĵoj estas tre grava, ĉar de ĝi grandaparte dependas la efiko de nia kultura laboro. Ni proponas al la SAT-anaro pritrakti tiun-ĉi problemon kaj ekspozas la jenajn konsiderojn pri ĝi:
Antaŭ ĉio estas necesa distingi stilon kaj lingvaĵon. Stilo estas maniero skribe aŭ parole esprimi siajn pensojn kaj lingvaĵo estas la lingva materialo, kiu estas uzata por tiu celo.
En nia literaturo ni rimarkas du kontraŭajn tendencojn. La unua, dezirante krei stilon «sciencan», trouzas specialajn terminojn (ne donante ties klarigon) kaj esprimas siajn ideojn tiel komplike, ke la teksto fariĝas tute nekomprenebla por meza leganto de l’ SAT-eldonaĵoj, eĉ se tiu leganto bone posedas la lingvon. La dua, dezirante uzi stilon «popularan», kontraŭe — evitas sciencajn terminojn, kiam ili estas absolute necesaj kaj kreas stilon barbare-vulgaran.
Ambaŭ tendencoj, kiuj apartigas la stilon «sciencan» de l’ stilo «populara» estas kondamnendaj de SAT; ili estas esence kontraŭproletaraj, ĉar ili kondukas al konstantigo de la divido inter la laboristaro kaj la intelektularo.
Vera populareco tute ne kontraŭas sciencecon. La stilo de l’ SAT-eldonaĵoj devas esti vere populara, t. e. klara (komprenebla por ĉiu persono posedanta la lingvon) kaj scienca (precize ekspozanta sciencajn konojn); neniam estu permesata malutila komplikigo aŭ vulgarigo.
La stilo de l’ SAT-eldonaĵoj povas varii depende de la temo traktata de la lingva riĉeco kaj de la individueco de l’ aŭtoro; sed verkanta SAT-ano ĉiam zorgu, ke lia stilo estu vere populara, t. e. klara kaj scienca.
J. Zilberfarb (1334), E. Spiridoviĉ (3712), J. Voleviĉ (5084), N. Karmanov (5090), H. Bobrov (5091), Kancelarskij (5015).
Propono N-o IX
Horsektoroj
Propono de Irkutska SAT-grupo.
Anstataŭ malnovaj satsektoroj, kies limoj estas tute hazardaj kaj ne memoreblaj, ni renovigas proponon de Krjukov (vidu n-o 10 de SR 1924) akcepti por SAT horsektorojn, kiuj estas praktike difinitaj kaj internacie konataj kaj uzataj jam antaŭ longe. Unua kembriĝa sektoro estes nula kaj kembriĝa meridiano iras ĝian mezon. Ĉiu sektoro longitudas 15 gradojn kaj tial tempdiferenco inter najbaraj sektoroj egalas ĝuste unu horon. Ĉiu satano apartenu al tiu sektoro, kies tempon li uzas.
Klariga noto de Krjukov
Satkongresanoj, oni akuzas nin pri fantaziemo, idealismo kaj por pruvi ĝin oni ofte montras al ni nian hazardan kaj nepraktikan sektorecon. Oni diras: «via sennaciismo estas same senbaza kaj fantazia kiel limoj de viaj sektoroj». Vi sensencigos ĉi argumenton se vi akceptos nian proponon ĉar horsektoroj havas evidentan materian bazon. Ili estas kaŭzataj de urĝaj ekonomiaj bezonoj de ĉiuj terglobanoj kaj ignoras naciajn kutimojn pri tempo same kiel ni ignoras naciemon por akceli klasbatalon. Por rebati pluajn atakojn de niaj «prudentaj» malamikoj, kiuj «marksisme» pruvas, ke sennaciismo povas naskiĝi nur post kiam ekregos socialismo, diru al ili jenon:
Rusaj bolŝevikoj fariĝis ateistaj kaj internaciemaj ne post Revolucio, sed antaŭ ĝi. Por ribeli kontraŭ malnova burĝa ordo ili devis antaŭe ekmalami ĝin kaj ĝian idearon. Religiema kaj naciista revoluciulo estas absurdo ĉar Revolucio psikologie ne povas esti entrepreno de kontentaj kaj malvarmaj senceluloj, kiuj baziĝas sur nacio, sed ne sur klaso fakte staranta ekster nacio. Sennaciismo same kiel komuna lingvo, ateismo kaj ideoj pri socialismo naskiĝas en Malnovo. La Novo nur oficialigos ilin per Revolucio kaj poste vastigos kaj profundigos. Suspektindaj estas ti-kiuj forpuŝiĝas de ni pro nia sennaciemo, ĉar ilia psikologio ne povas igi ilin al Revolucio.
KORESPONDADO
TARIFO
Korespondado: Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon.
Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.
MALLONGIGOJ: L = letero. PK = poŝtkarto. PI = poŝtkartoj ilustritaj. PM = poŝtmarkoj. bfl = poŝtmarko sur bildflanko. k.ĉ.l. = kun ĉiuj landoj. esp.aĵo = esperantaĵo.
Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
Brazilo
— K-do Christian Schmid, Rua 15 de Novembro, N-o 92, a. c. do sur. Ravache, Joinville, Estado de Santa Catharina, dez. koresp. nur k. seriozaj k-doj ĉiul.
Germanio
— K-do Alfred Kraushaar, Kurfürstenstr. 74, Berlin-Mariendorf, post reveno el la malsanulejo salutas siajn korespondantojn kaj promesas nun regulan resp.
— Kelkaj naturamikoj dez. koresp. pri naturbeleco, ekskursoj faritaj ktp. interŝ. L, PK, PI, fot-aĵojn k. ĉ. l. certe resp. Adr.: Esp. Naturamik-sekcio, F. Müller, Münchner Str. 14 ½ I. l. Ingolstadt.
Litovio
— K-do Jonas Snarskis, Mariampolo, «Dirvos» sp., dez. koresp. kun anarkistoj kaj komunistoj pri teorio.
Sovet-Unio
— K-do Nikolaj Pavlovskij, ul. Bebelja, 23, Viteksk, dez. koresp. pri lab. movado, elektrotekniko k. sporto.
— K-do Belakov Bazilo, Kolektivnaja, 2, Tuapse, Kaŭkazo, dez. havi laboristajn korespondantojn el ĉiuj landoj.
K-do Bojev Sergeo (20 jara veterinaro), Veterinarn. ambulat., Turkestan, Kazaka SSR, pri veterinarismo, brut- kaj bird-edukado, kamparana mastrumado, naturo, studentjunula vivo, moroj de loĝantaro, esp. movado k. a. t. L, PI.
— K-do Ĥolm Nikolao, 9, Voznesenskaja, Demievka, Kiev, pri violonmuziko, PI kun urbvidaĵoj kaj korpskulptaĵoj
— K-do Azovski Gregoro, Sovpartŝkola, Sovetskaja ul, Ijevsk, Votsk. obl, pri politiko k. al. temoj. L, PK, PI, Respondo akurata.
— Pro unu grava kaŭzo mi ne povas respondi al miaj korespondantoj. Pardonu! S. Sariĉev, Astraĥan.
— K-do Kapustinskij Paŭlo, s. Lozovatka, Krivorogsk. okr. Ekater. gub. pri div. temoj k. ĉ. l.
— K-do Birjakov Evgenij, Pavloviĉ, Furŝtadskaja, ul. 16, kv. 6, Leningrad, dez. serioz. koresp-adon pri organizo de kancelaria laboro en fervojaj oficejoj k. ĉ. l.
AMUZA ANGULETO
Ŝarado n-o 1
Mia unua parto estas pronomo. Se vi scias duan parton vi scias kazon. Tria parto estas trilitera adverbo. Tuto ĉiam regas ĉe polusoj.
Verkis Niĉjo Kopilov.
Ŝarado n-o 2
Unuan parton mian havas ĉiu regno. Dua parto estas bone konata metalo. Tuto estas preskaŭ donaco.
Niĉjo Kopilov.
Duobla problemo
B a a a a k l l m n o p k, N a a i e g o l m r s; K a e i i u s s m n ĝ, T o a e i u k m n p r s.
El ĉi tiuj 47 literoj formu kvarlinian verson — enigmon kaj poste solvu la enigmon. Grandaj komencliteroj kaj lasta litero s estas metitaj ĝustaloke. Rimiĝas nur du lastaj linioj.
Verkis Alĉjo Redozubov.
Liter-problemo
b o r o r o
r e r o e
b l e r
e o b
o i
i
Metu la literojn en la kvadratojn por ke ili legitaj dekstren horizontale kaj vertikale formu 6 apartajn vortojn. Unu el ili estas frukto de, kreskaĵo kaj du aliaj estas nomoj de literoj.
Verkis Valĉjo Suĥov.
Por la baloto de l’ Direkta Komitato limtempo ĝis 1. aŭgusto.
[REKLAMO p.8 | 64,68,91,87] Laboristkorespondantojn pri laboristkorespondanta movado en la kapitalistaj landoj kaj Militarmeanojn esp-istojn pri vivado kaj militlernado de militarmeanoj, pri interrilatoj de soldatoj kaj oficiroj, pri disciplino, politiklaborado kaj revolucia movado en armeoj de kapitalistaj landoj petas skribi k-do Nikolskij. Adreso: Sovet-Unio, Smoljensk, Socialistiĉeskaja ul. 3, redaktejo de l’ gazeto «Krasnoarmejskaja Pravda» («Ruĝarmeana Vero») al R. B. Nikolskij. Ĝenerale estos interesaj korespondaĵoj el vivado de pola, rumana, latvia, litovia kaj esta armeoj. Ĉiuj ricevotaj leteroj estos uzataj por presado en ruĝarmeanaj gazetoj.
Presejo: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG
N.º 42, 16 de julio de 1925
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
1-a Jaro, N-o 42
APERAS SEMAJNE
- Julio 1925
[BILDO p.1 | 5,5,90,32] Kaplinio de la gazeto: stelo kun la literoj S.A.T. supre, ĉirkaŭe «APERAS SEMAJNE»; en kadro la devizo «ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO» kaj la granda ornama titolo «SENNACIULO».
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
Redaktoro: N. BARTHELMESS Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz
Gvidanto: Ekzekutiva Komisiono de SAT 23, rue Boyer, Paris XX
Administranto: R. LERCHNER Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz
La laborista movado en Aŭstrio
Speciale verkita por «Sennaciulo» de deputitino Emmy Freundlich, Wien.
Ekzistas certe malmulte da organizaĵoj laboristaj en la mondo, havantaj en lastaj jaroj tiel ŝanĝan sorton kiel la aŭstria klaso laborista. Se la laboristoj aŭstriaj tamen povis konstrui fortan organizaĵon ĝuste en tempoj de plej severa mizero ekonomia, ili dankas tion al la fakto, ke ili en la antaŭa ŝtato aŭstria devis lukti kontraŭ grandaj malfacilaĵoj intern-politikaj. En la estinta Aŭstrio kunevivis dekunu nacioj de tre diversa evoluo kultura. En lando, enhavanta tiom da diferenciĝoj kulturaj kaj naciaj, krei laboristan movadon, postulas multe da forto intelekta, ne nur de la kamaradoj kondukantaj sed ankaŭ de la amaso de l’ organizitoj. Krom la naciaj malfacilaĵoj ni devis ankaŭ venki la reakciecon de la elektorajto, kiun ni povis modernigi nur 35 jarojn pli poste ol la germanoj, kiuj ĝin ricevis tuj ĉe fondiĝo de l’ germana imperio. En tiu batalo senekzempla, kiu daŭris preskaŭ 30 jarojn kaj en kiu ni akiris tiun unikan rajton politikan, spite la kontraŭagoj de absoluteca klaso regista, kaj kiun ni kondukis per uzo de inteligento, forto organizita kaj disciplino severega, la aŭstria klaso laborista multon lernis praktike, kion ne povis lerni laboristaj movadoj elkreskintaj en ŝtatoj demokratiaj, ekz. la angla. Malmoderna leĝo pri unuiĝoj, la manko de l’ elektorajto, la arbitreco de l’ ŝtata administrado kaj la reakcieco de duonabsoluteca ŝtato militista, devis esti venkataj, por atingi politikan moviĝeblecon por la klaso laborista. La leĝo pri societoj kaj unuiĝoj estis farita kontraŭ la libereco de l’ unuiĝoj, sed ni sukcesis, la paragrafojn tiel interpreti, ke ili povis esti ŝanĝataj rimedo por la alteniĝanta popolamaso. Dro. Viktor Adler, la granda kondukanto en la unuaj tri jardekoj de la batalo por la ŝtata egalrajto kaj ŝtabo de spirite altestarantaj kunlaborantoj konstruis la fundamenton, sur kiu povis bazi laboristoj aŭstriaj hodiaŭ siajn grandajn organizaĵojn nevenkeblajn. Hardita per la batalo, la klaso laborista dum la milito malgraŭ la plej severa gazetar-cenzuro kaj malgraŭ la fakto, ke oni sendis la plej grandan parton de la partianoj en la tranĉeojn, ne ĉesis lukti kontraŭ la milito kaj la ŝtato reakcia.
Ne estis facile, kontraŭ la militista fortopovo sukcese atingi la rajton pri agadoj kontraŭ la milito; nur kiam en jaro 1917a ekŝancelis la fundamentoj de l’ ŝtato kaj sekve de l’ fortopovo militista, la klaso laborista povis tutenergie redaŭrigi la batalon pro paco. En januaro 1918a estis la grandaj strikoj en la munici-fabrikoj, ekkomencis inter la militistaro la interligiĝo de la konfiduloj por pretiĝi kontraŭ ĉiu ebla uzurpo, intencota de la militistaj estroj en horoj de malespero. Kiam en aŭtuno 1918a komencis la granda renversiĝo de la frontoj kaj sekve tiu de la ŝtato malnova, la klaso laborista, unuanima kaj preparita, ekkomencis la batalon por la konstruo de nova kunestado ŝtata.
Aŭstrio nova estas malgranda lando nacie unueca. Ĝi alportis al la laborista klaso aŭstria la liberiĝon el ĉiuj malfacilaĵoj naciaj. Sed la nekomprenemo de la packonferenco en Paris fuŝkonstruis la ŝtaton tiamaniere, ke ni ne havas karbon en ĝi, ne havas sufiĉe da greno kaj kampofruktoj por nutri la enloĝantojn; kruda materialo kaj nutraĵoj plejparte devas esti importataj. Tiu ĉiama importo plimultekostigas la vivkondiĉojn de la popolamaso kaj kaŭzas prezplialtiĝon nekontraŭluktleblan per rimedoj normalaj. Aliflanke la industrio aŭstria, sole kapabla per ampleksa eksporto pagi la importon de vivrimedoj, perdis sian klientaron, ĉar la novaj ŝtatoj ĉirkaŭ ĝi ekestiĝintaj, malpermesis la importon de komercaĵoj aŭstriaj. Altaj limimpostoj kvazaŭ dorndrataĵoj ĉirkaŭas nin kaj kaŭzas senokupatecon konstante pliakrigantan la staton ekonomian. Tiu ĉi vivmalebleco de l’ ŝtato unue montriĝis per kompleta ruiniĝo de la valuto. Tiun oni en Ĝenevo en tute laika maniero volis «sanigi» per prunto de la Ligo de Nacioj, sed la pli lasta nun ĉiam pli kaj pli klare vidas, ke la krizo de la valuto ne estis tia de ŝtato, sed de la ekonomio politika, kiun oni ne povas forigi per financaj subtenadoj sed nur per alhavigo de nova granda eksportebleco. Tiu ĉi ekkono postuligas la laboristaron aŭstrian je l’ unuigo kun Germanio, per la pacintertraktadoj por longa tempo malebligita, ĉar sen eksportejo nia industrio ne povas vivi. La «aŭstria demando» ĉiam pli kaj pli fariĝas demando eŭropa, ĉiuokaze solvota, se oni ne volas, ke Aŭstrio fariĝu la komenco de novaj politikaj malfacilaĵoj internaciaj.
En tiuj ŝanĝplenaj tempoj, dum kiuj unu ekonomia krizo sekvis la alian, la laborista klaso devis lukti por la ekkonstruo de ŝtato demokrata kaj kontraŭ tendencoj, ĝenantaj la unuecon de la laboristaro. Dum la unuaj monatoj post la renverso la malfacilaĵoj ankoraŭ pliakriĝis per la absoluta neekzistado de nutraĵoj. La enloĝantoj devis vivi je tagporcio de duon-
— página 2 —
2
SENNACIULO
funta pano, semajna porcio de 20 gramoj da graso aŭ sebo kaj 25 dekagramoj da faruno, en ĉambroj nehejtitaj kaj nesufiĉe lumigitaj. La amasoj revenantaj de la estinta armeo, ne nur konsistantaj el germanoj, sed ankaŭ el ĉeĥoj, poloj, madjaroj kaj aliaj popolanoj, minacis fari en la lando ĥaoson. La ŝtata potenc-organizo tute renversiĝis. La estroj de la venkitaj armeoj ne kuraĝis eniri la kazernojn, la nova ŝtata ordo nun devis esti kreata. En tiuj tempoj la sola, kiu ne cedis, estis la organizaĵo de la laboristaro. Niaj sindikatoj povis influi la grandegajn amasojn de la senokupatoj; la politika partio per laboristaj konsilantaroj sukcesis lukti kontraŭ disigaj influoj kaj devigi la novan opozicion, partopreni la interkonsiliĝojn de la laborista klaso. Eĉ tiuj, kiuj kunvivis la tiamajn tempojn, ankaŭ nun ne facile povas kompreni, kiel entute estis eble, superi la grandegan amason da laboro, tiel subite plenumotan de la laboristaro. Ĉar la danĝero ne nur konsistis en la poamasa alkuro de neorganizitaj, malsatiĝintaj, malesperantaj homoj, sed ankaŭ en la trostreĉo de la junaj sentoj de libereco kaj la forto, fine liberigita de ĉiuj ĉenoj de antikviĝinta ŝtataŭtoritato. Ne estas la merito de niaj kondukantoj klare pensantaj kaj respondec-konsciaj, — estas la granda merito historia de niaj miloj da konfiduloj, plenumintaj en tiuj jaroj superhomaĵon en la servo de siaj organizaĵoj. Ili estis la fera falango, je kiu rompiĝis ĉiuj komplikaĵoj, kaj kiu la sola ebligis konstruadon de nova ŝtato el ĥaoso de renversinta. La edukado de nia konfidulo eble estas la plej granda tasko, kiun plenumis la aŭstria klaso laborista. Neniu alia lando en la tuta mondo havas tiel bone ellaboritan, ĝis en detalaĵoj organizitan aparaton kiel la aŭstria socialdemokrataro. De la domkonfidulo, konanta kaj kontrolanta siajn samdomanojn, kaj la laborejkonfidulo, mastrumanta la laborejon kaj konanta ĉiun laborkamaradon aparte, ĝis la parti-estraro kaj la sindikata komisiono estas seninterrompa vico de interligoj, kiuj ebligas, la dezirojn, zorgojn kaj bezonojn de la amaso ĉiutage kaj ĉiuhore transdoni al ĉiuj kamaradoj kondukantaj. Se Aŭstrio tiel malpli multe devis diskuti pri la problemo de l’ kondukantoj ol aliaj partioj politikaj de eksterlando, ĝi tion ŝuldas al la priskribita organizado, de Dro. Bauer nomita «funkcia demokratio».
Tiu ĉi konfidulaparato ne nur estas la forto kaj potenco de la klaso laborista de Aŭstrio, ĝi ankaŭ estas la fundamento, sur kiu ĝi konstruis sian propran remparon respublikan kontraŭ ĉiuj atakoj de interna kaj ekstera reakcio: la Respublika Ŝirmligo.¹) La laboristaroj, ne travivintaj revolucion,
¹) Vidu la artikolon en n-ro 9 kaj 10 de „S».
ne ĉiam povas ĝuste taksi la gravecon kaj signifon de ĉi tiu organizaĵo, — oni ofte ĝin rigardas deflankiĝo de pacifismo, por kiu luktas la tutmonda klaso laborista, kaj kredas, tiel konstruita organizaĵo revivigas la instinktojn militistajn. Ni spertis, en Aŭstrio kaj en Germanio, ke eĉ tre impresa limigo de la oficiala armeo ne malhelpas la armigon de burĝaro. La sekvoj de faŝismo, sin montrantaj en la plej multaj landoj de Eŭropo, postulas, ke la laboristaro en la necertaj tempoj, sekvantaj necesege la revolucion ĝis la konsolidiĝo de la novaj ŝtataj cirkonstancoj, provas altigi sian defendokapablon. La Respublika Ŝirmligo estas organizaĵo ne konstante armita, sed en momento de bezono tuj armigebla. Kiam la hungara kontraŭrevolucio provis, la Burgenland, kiun al ni destinis la packontrakto, rekonkiri, tiam la taĉmentoj de la Respublika Ŝirmligo kune kun la aŭstriaj militistoj ŝirmis la limon kaj multaj kamaradoj dum tagoj kaj noktoj ne senvestiĝis, defendantaj la respublikon kontraŭ atakoj de ĝiaj klasmalamikoj. En Wien la laboristoj estas kapablaj, dum malmultaj horoj pretigi taĉmenton de 70—80000 viroj. Ĉe ĉiuj grandaj demonstracioj, strikoj danĝeraj kaj aliaj bataloj de la laboristaro, la Respublika Ŝirmligo, niaj ordigistoj, estas la efektivaj protektantoj de la libereco kaj certeco de laboristoj. Sen tiaj organizaĵoj ni ne povus ŝirmi la novan konstitucion respublikan.
Movadon de tiu amplekso kaj signifo en modesta artikolo priskribi estas neeble. Sed kiam la universala Esperanto-Kongreso laborista okazos en Wien, ni estas konvinkitaj, ke, same kiel la aliaj eksterlandaj kamaradoj, ankaŭ la Esperantistoj estos plenigataj de kontentiĝo kaj ĝojo pri la organizaĵo, konstruita de la laborista klaso aŭstria.
Trad. Moko
Argentinaj «Bonoj»
La senlaboreco en Buenos Aires ĉiutage pligrandiĝas ĝis la ekstremo ke, kiam mastro bezonas laboriston, li publikigas en ĉiutaga ĵurnalo «mi dungos unu laboriston», kaj sekvantan tagon sin prezentas amasego da dungotaj laboristoj por okupi tiun oficon.
Hodiaŭ frumatene mi vidis konkretan fakton. Ĉe St. Rivadavia n-o 1555 «Garaĝe» estis tiu anonceto, kaj centoj da laboristoj ĉeestis por ke ili estu dungotaj, kaj sole unu estis dungata.
Se ĉi tio okazas sole en unu domo: kio estos okazanta ĉe dungagentejoj?
Eĉ burĝa ĵurnalo publikigis bildon pri tia sceno. Estas rimarkinda fakto, ke tia sin okupas pri laboristaj mizeroj. Devas esti «bonegaj» vivkondiĉoj de la laboristaro, ĉu ne?
SAT-ano 3418.
ALIĜU AL LA V. KONGRESO!
La demokrata respubliko Aŭstrio
Speciale verkita por «Senn.» de SAT-ano n-o 2364
(Fino)
III. Laborkondiĉoj
Estas konata afero ke troviĝas en Aŭstrio la plej mizeraj salajroj. Komparite kun la salajro de la Londona laboristo, ĉe ni la laboristo nur gajnas 47 % de la salajro de la Londona laboristo. Sed tiu ĉi cifero nur validas por la profesiaj laboristoj. La senmetiuloj kaj la virinoj, gejunuloj ricevas pli malaltan salajron. La metiistoj ricevas proksimuman salajron de 30—40 aŭstriaj ŝilingoj.¹) Senprofesiuloj ricevas salajron de 25—35 ŝilingoj. La salajroj de la virinoj kaj junuloj estas inter 15—25 ŝilingoj. Sed ekzistas multaj laboristkategorioj, kies laboristoj ne gajnas tiom «multe». Ekzemple ĉe la teksejlaboristoj, ledlaboristoj ekzistas salajroj de 9—15 ŝilingoj. Precipe virinoj ekzistas multaj en tiuj ĉi metioj, kiuj gajnas nur 9—12 ŝilingojn. Eĉ profesilerninta junlaboristo ricevas en la ŝuindustrio 13—18 ŝilingojn laŭ la kontraktoj. La prezoj de la vivbezonaĵoj estas altegaj, eĉ pli karaj ol en aliaj landoj, kie laboristoj ricevas pli da salajro. Ekzemple virvesto mezbona kostas 150 ŝilingojn, paro da mezbonaj ŝuoj 28 ŝilingojn, virĉemizo 14 ŝilingojn, tritikfaruno po kg preskaŭ unu ŝilingon, pano unu kg 0,8 ŝilingon, 1 l. da lakto 0,5 ŝilingon, 1 kg da terpomoj 0,4 ŝilingon, 1 kg da sukero 0,9 ŝilingon. 2 ovoj 0,3 ŝilingon, 1 kg da butero 7 ŝilingojn. Per tiuj ĉi ciferoj ĉiu kamarado mem povas kalkuli, kiel bone aŭstria laboristo povas vivi, kiu eble posedas grandan familion. Estas vere ke ekzistas malgranda parto de la laboristaro, kiu gajnas pli altan salajron. Sed la granda plimulto vivas per tiaj salajroj.
- La laborkondiĉoj ricevas siajn aspektojn per la vorto pliintensivigo de la laboro, kiu ĉiam estas elparolata de la kapitalistoj. Pliigon de la laborefikoj la entreprenantoj postulas de la laboristoj plimalfortigitaj per la vivcirkonstancoj dum- kaj postmilitaj kaj per la nuna mizera vivo. Ili intencas elpremi la ostocerbon de la laboristoj per tiu ĉi signaldiro. La samaj mizeraj maŝinoj, — kaj anstataŭ dekhora, okhora labortago, kaj tamen oni atingis ĝis nun jam la jenon: Ĉe la konstrulaboristoj oni intensivigis la laborefikon je pli ol 100 %, ĉe la ŝuistoj la entreprenanto nun postulas la duoblan laboron dum ok horoj, kiel antaŭmilite dum dekunu horoj. Ĉe la ĉapelistoj nuntempe la kapitalistoj postulas anstataŭ kiel antaŭmilite dum dekhoroj 65 pecojn da duonpretaj neformitaj ĉapeloj, dum ok horoj 120 pecojn, kaj tion oni povas konstati en ĉiuj metioj. La kapitalistoj sciis, kiamaniere helpi sin, ili pligrandigis la nombron de la laborinstigistoj kaj atingis per tio bonegan
¹) 7 ŝilingoj aŭstriaj estas unu dolaro usona.
— página 3 —
SENNACIULO
3
profiton. La fabrikkonsilantoj en la lasta tempo ne plu povas batali, kiel estus necese kontraŭ tiaj agoj, ĉar ankaŭ la leĝo pri la fabrikkonsilantoj estas akre atakita de la kapitalistoj, kaj okazis ke oni elĵetis fabrikkonsilantojn el la laborejo, se ili defendis la laboristojn. Se ili venis al la arbitracia tribunalo, ili ankaŭ ĉe ĉi tiu ne ricevis sian rajton. La fakto estas, ke la kapitalistoj klopodas atingi la belan tempon kiam malantaŭ la laboristoj staros la majstro aŭ konfidenciulo de la entreprenantoj, kiu pelos la laboristojn al la laboro elsuĉante la lastan forton el la ostoj en la intereso de la ekspluatado.
IV. Faŝismo
Lasttempe oni povas rimarki, ke nova kuraĝo kaj vivo eniris en la faŝistajn vicojn pro la elekto de Hindenburg en Germanio. Unu kunvenon de la faŝistaj taĉmentoj tuj sekvas alia. Unufojon la kunveno nomiĝas inaŭguro de flago de iu katolika junulorganizaĵo, duan fojon revidfesto de veteran-unuiĝo, sed ĉiam oni povas konstati la agemon de tiuj faŝistaj bandoj. En la lastaj tagoj de la monato majo unu el tiuj «sendanĝeraj festoj» de la naci-socialistoj (hokkrucanoj) postulis viktimon de la laboristaro. K-do Müller, urbkonsilanto, membro de la soc. dem. partio, mortis kiel viktimo de la kugloj de tiuj faŝistoj. Li ne estis la unua viktimo. Jam kelkaj kamaradoj estas fimortigitaj de tiuj friponoj. Ankaŭ ĉi-fojon la laboristaro postulis severan punon. Sed kion oni devis konstati? — La registaro arestigis socialistajn laboristojn. Oni povis klare vidi, kiel la registaro subtenas la faŝistojn, kaj certigite pri la helpo de la registaro ili ĉiam denove antaŭenpuŝas kontraŭ la laboristoj. Ĉe tiu ĉi okazo oni memoras pri la fimortigo de nia k-do Still. La fimortigintoj de tiu ĉi kamarado ricevis nuran monpunon de dek aŭstriaj ŝilingoj, kvazaŭ ĉasmono por la oficiala permeso de la fimortigo. Alia okazintaĵo, hokkrucano mortigis tre konatan ĵurnaliston de Vieno en la propra kancelario. Kio okazis? Oni deklaris la fimortiginton kiel freneza. Kaj nun komparu la juĝojn kontraŭ la laboristoj, senlaboruloj, kiuj pro sia malsato ekmarŝis sur la stratojn por krii la mizeregon, kiun ili suferas, al la oreloj de la registaroj kaj burĝoj, ricevas pro tiu ĉi «krimo» ok monatojn da karcero, malgraŭ ke ili jam ricevis batojn per sabro sur la kapon. Laboristaj junuloj, kiuj kantas laboristan kanton, ricevas dekkvar tagojn da karcero. La gazeto de tiu ĉi bando publikigis liston da homoj plejparte socialistaj funkciuloj sub la titolo «La Rathenau’aj 300». Rathenau’on la faŝistoj fimortigis, kaj ĉi tiu alvoko signifas nenion alian, ol alvokon por ankaŭ mortigi ilin. La organo de la kom. partio estis konfiskita, ĉar ĝi alvokis senarmigi la banditojn. La organo de la hokkrucanoj povis aperi kun alvoko al fimortigo. El tiuj ĉi malmultaj ekzemploj estas klare videble, ke registaro kaj faŝistoj frate kunlaboras.
Ne povas esperi la laboristaro justecon de tiu ĉi registaro kontraŭ la faŝistaj krimoj. Nur la laboristaro mem povas helpi sin kaj malebligi en la estonteco tiajn krimojn.
V. Senlaboreco
Pri tiu ĉi temo vidu mian lastan artikolon en n-o 31 de «Senn.» Mi nur volas aldoni, ke pro la lasta demonstracio la registaro malpermesis la centran senlaborulkomitaton. Je komenco de junio oni forprenis al multaj senlaboruloj la subtenon kaj al multaj oni plimalgrandigis la subtenmonon. La 6. junio okazis demonstracio de la militinvalidaj senlaboruloj. Amasoj da policanoj estis ĵetataj sur la straton, por forpeli kaj forbati la plej malriĉajn de la malriĉuloj, kiuj sidis sen piedoj kaj sen brakoj sur la reloj de la tramvojo en la interna urbo antaŭ la parlamento. Nature ne estis bela aspekto por la amuzpromenantaj burĝoj, vidi la pro pano kaj laboro kriantajn militinvalidajn senlaborulojn sen brako kaj piedo. Pro tio ankaŭ la policanoj rapidis forigi tiujn ĉi malbelaĵojn el la okuloj de la bonaj burĝoj. Ke tio ne estis ebla sen bati kaj arestigi multajn, estas memkomprenebla afero.
La «faŝistaj» leĝoj
Tri novaj reakciegaj leĝoj: kontraŭ la oficistoj, kontraŭ la parlamenta povo, kontraŭ la ĵurnalaro. — La voĉdonado pri la leĝoj. — La aprobo de l’ Senato
Ni jam skribis al vi pri la leĝo kontraŭ la «kaŝaj asocioj» ¹). Nun la itala parlamento, dum nur du tagoj (19. k. 20. VI.), aprobis tri pluajn reakciegajn leĝojn.
Laŭ la unua, ĝis 31. XII. 1926, la registaro rajtas eksigi ĉiujn kaj ĉiajn, ĉiurangajn militajn kaj nemilitajn ŝtatajn oficistojn, kiuj per iaj ajn agadoj elmontros «sian malemon al la ĝeneralaj politikaj direktoj de la registaro». La eksigitaj oficistoj havantaj sian oficon de post almenaŭ 15 jaroj, ricevos sian laŭleĝan pension: la aliaj ricevos po ¹/₁₂ da sia jara pago je ĉiu oficjaro. Kontraŭ la eksigo mem oni ne rajtas plendi. Kompreneble, tiu leĝo koncernas eĉ la oficirojn, la juĝistojn ktp. La dua leĝo rajtigas la registaron, ke ĝi faru leĝojn, pri multaj temoj, sen antaŭa parlamenta diskutado, kiam ĝi opinias, ke «tio estu urĝa». Tio signifas, ke la parlamento estas efektive senigita grandparte de siaj ĉefaj rajtoj!
Laŭ la tria leĝo, ĉiu ĵurnalo devas havi respondan redaktoron, estanta nek deputito nek senatano, kiu estu akceptita de la ĝenerala prokuroro de la koncerna duagrada juĝistaro (Corte d’ Appello). La ĵurnalo devas sciigi al tiu prokuroro ankaŭ la nomojn de siaj posedantoj, ĉar tiuj ĉi, kune kun la eldonisto kaj kun la presejposedanto, estas respondaj pri la pagendaj monpunoj. Rajtas labori nur la ĵurnalistoj, kiuj aliĝis al la t. n. «Ordeno de la ĵurnalistoj» (la ordenoj estas speco da korporacioj, kiel la o. de la advokatoj, de la kuracistoj, ktp). Plue «Estos punataj per 6-monata ĝis 3-jara mallibereĵo, kaj per monpuno de 2000 ĝis 10000 italaj liroj²) tiuj, kiuj, sciante pri ilia nevereco, presigos malverajn aŭ ruze aliigitajn informojn, kiuj povus domaĝi la nacian krediteblon en- aŭ eksternacie, aŭ maltrankviligi la italanaron, aŭ malhelpi la publikan ordon, aŭ domaĝi la diplomatian agadon de la registaro kaj la interrilatojn kun la eksterlando.» (Laŭvorta tradukado.)
La leĝon pri la «oficistoj» aprobis 274 deputitoj (faŝistoj, liberalreakciuloj, kaj katolik-reakciuloj): malaprobis 42 (komunistoj, liberaloj, dekstraj demokratoj, t. n. militintoj). Ne ĉeestis 219, plejparte apartenantaj al la t. n. «Aventino».
La leĝon pri la «senparlamenta leĝfarado» aprobis 250 deputitoj, malaprobis 37. Ĉiuj kontraŭregistaraj deputitoj ne ĉeestis la voĉdonadon pri la «ĵurnala leĝo», kiu ricevis 261 favorajn kaj nur 5 (eble ŝercajn) kontraŭajn voĉojn.
Ĉar per antaŭa leĝo la registaro estis ankaŭ rajtigita aliigi la civilan, komercan kaj kriminalan leĝarojn, tial la faŝista registaro iĝis nun preskaŭ aŭtokrata, ĉiopova.
Sed la Senato fermis sin ne diskutinte kaj aprobinte ĉi tiujn leĝojn, eĉ ne la leĝon «kontraŭ la kaŝaj asocioj»: kaj ĝi rekunvenos nur dum novembro . . . Tial la tuta «faŝistrevolucia leĝaro» ankoraŭ ne funkcias. —
Ĉu la registaro pacience atendos ĝis novembro? Ĉu ĝi aplikos sian leĝaron per reĝa dekreto, kiun ĝi poste aprobigos de la Senato? Dume, la timigita malgrandburĝaro pli-malpli laŭte zumas . . .
Sennomulo
Estonteco de SAT
Ni ne tro argumentu pri SAT, sed laboru por ĝi. Longaj diskutoj tedas la komencantojn. En Britio nia porpropaganda asocio BLES helpas SAT k. „Senn.». Laŭ mia opinio SAT pioniros kaj propagandos sennaciismon per Esp., ĝis la Laboristaj Internacioj alprenos nian ilon kaj vidpunkton. Komuna lingvo kaj idealo ne sufiĉos kiel daŭra bazo efektiva — Necesas ekonomia funkcio. Ni semas; la mondlaboristaro rikoltos.
Nun kaj Poste
Londonanoj hodiaŭ (24. 6. 25) ĝojas vidante 45 militaeroplanojn facile flugantajn super la urbegon. Kion la posteuloj enspirante venengason frakasite de bomboj en la venonta milito diros?
Senkaŝe la britaj karbmastroj atakas 8-horan labortagon kaj la kompanioj fervojaj proponis malaltigi la salajrojn de siaj dungitoj.
¹) S-ulo n-o 37.
²) Unu itala liro egalis, la 21. VI., ĉirkaŭ 0.19 svisajn frankojn.
— página 4 —
4
SENNACIULO
Krizo de Dawes-Plano
En la fino de junio okazis en Bruselo konferenco de l’ Internacia Komercĉambro. Pro la temo tie diskutita, ĝi havas grandan signifon por la proletaro de ĉiuj landoj. Tiu temo estis: Efekto de Dawes-Plano.
Sed ĉu tiu-ĉi ne estis jam delonge akceptita? Ĉu la entente’a komisaro ne registrigas ĉiumonate sumojn, ricevitajn de la germana registaro, aŭ pli vere, elpremitajn de la germana laboristaro? Tamen, malgraŭ ĉi-tiuj faktoj la plano devinta feliĉigi homaron krakas! Kaj tion devas konfesi burĝaj ekonomistoj kaj eĉ kunkreantoj de la plano mem.
Kial do ĝi krakas?
Ĉiu, eĉ nemulte komprenanta ekonomiajn problemojn scias ke la plano de Dawes povas nur funkcii, kondiĉe ke eksporto superas importon, t.-e. ke Germanio havas aktivan bilancon. Ĉar nur en tiu-ĉi okazo ĝi povus amasi sufiĉe da kapitalo por pagi siajn reparaciajn ŝuldojn. La dua kondiĉo estas ke Germanio trovos sorbeblecan merkaton por siaj eksportaĵoj.
Kaj kion konstatis la ekspertizistoj en Bruselo? Ke komence de «Dawes-sanigado «de Germanio, la pasivo de la ekstera komerco atingis la sumon de 3 miliardoj da markoj oraj, kaj sole en majo 1925 — 266 milionoj da mk. or. Se eĉ Germanio povus eksporti, ĝi tute ne havas sorbeblecajn landojn por si. Usono fermis siajn limojn per altaj impostoj kaj ankaŭ en Sud-Ameriko ĝi ne volas havi germanan konkuradon. Tia sama afero estas kun Grandbritio kaj siaj kolonioj. Nun, Francio ne scias mem kien eksporti vendaĵojn, kaj kompreneble ĝi ne povas pace toleri germanan eksporton. Kaj Unuiĝo de SSR estas fermita pro pure politikaj kaŭzoj, dank’ al miopa politiko de la germana registaro ne eluzanta la favorajn kondiĉojn de la Rapallo’a traktato.
Kion do fari? Oni ne povas ja eksporti al Nordpoluso?
Ni eĉ supozu ke Germanio havas aktivan bilancon kaj ke ĝi laŭ la plano povas pagi 2½ miliardojn ĉiujare; tiu-okaze nek Usono, nek Britio nek Francio akceptus tiun grandegan sumon, ĉar ĝi ruinigus la valutan bazon de ĉi-tiuj landoj.
La klaskonscia laboristaro konprenis ne nur kion signifas la ĉenoj de Dawes por ĝi, sed ankaŭ antaŭvidis, ke ĉi-tiu plano ne povas esti efektivebla pro pure ekonomiaj kaŭzoj, ĉar ĝi estas kontraŭdiro en si mem.
Kaj se nun unu el plej gravaj kaj konataj financ-ĵurnaloj en New-York antaŭ kelkaj tagoj skribis: » . . . ĉe ni ne estas plu sekreto, ke nur tre nesignifa progreso estas atingita per la Dawes-Plano sur la vojo al la definitiva ekonomia resanigo» — oni tuj komprenas ke tiuj-ĉi esprimoj celas kaŝi, sed samtempe pruvas kompletan malsukceson de la Dawes’a ideo. Nun, eĉ aŭtoroj de la plano estas devigataj konstati, ke ĝi kondukas la ekonomian evoluon de Eŭropo en seneliran situacion.
Ĉi-tiu situacio nepre venos. Montri al la popoloj la elirvojon — estos la historia tasko de la proletara klaso.
Observanto
Ribelo en Albanio
«En suda Albanio komenciĝis la ribelo, organizita de partianoj de eks-ĉefministro Fannoli. La gvidanto de l’ ribelo Kemal-Brioni estas subtenata de multaj albanaj elmigrintoj, revenantaj el Italio» . . . Tiel komunikis ĵurnala telegramo el Vieno. Sub tiuj ĉi avaraj vortoj estas kaŝita la esenco de nun daŭranta interlukto de imperialistoj pro Albanio. Pasis malpli ol unu jaro de kiam en tiu ĉi lando okazis «laŭvica revolucio» kaj jen denove ĉirkaŭ tiu ĉi landeto densiĝas politika atmosfero, en kiu ĝermas internacia konflikto. Por ĝin kompreni necesas rememori kelkajn faktojn el la enlanda kaj internacia situacio de Albanio.
En la lando loĝas nur 832 mil da diversgenta popolo: 585 mil mahometanoj, 158 mil ortodoksaj kristanoj, 89 mil katolikoj. La religia kaj nacia malsameco de l’ enlanduloj sur fundo de l’ ekonomia stagno kaj feŭdala sociordo fertiligas¹) la grundon por oftaj kaj daŭraj malpacoj en Albanio. Sendube, la albana popolo trovus sufiĉe da propraj fortoj por eliri sur la vojon de l’ ekonomia progreso, se grandaj kaj malgrandaj balkanaj landoj
¹) fruktodonigas
pro siaj rabaj interesoj ne instigus unu grupon de loĝantaro batali kontraŭ la alia.
La forta magneto de Albanio kiu altiras al si diverslandajn imperialistojn, estas ĝia strategia situacio. Kiu posedas Albanion, kun ĝiaj havenoj Skutari kaj Valono, tiu havas komandan punkton por tuta Balkano, la ŝlosilon por Adriatiko kaj bonegan bazon por ŝiparo en Mediteraneo.
Jen kial grandpotencaj kaj eĉ pigmeaj imperialistoj de Balkano (Grekio kaj Jugo-Slavio) avide etendas siajn manojn al Albanio. Krom tio ĉi en Albanio estas eltrovita nafto, kiu ludas gravan rolon en internacia politiko.
Ĉiuj ĉi faktoroj antaŭdestinis tiun landon esti internacia areno, sur kiu renkontiĝas malsamtendencaj interesoj de eŭropaj imperialistoj. „Se Balkano estas pulvejo de Eŭropo, tiam Albanio estas brulanta ŝnuro por ĝin eksplodigi» — diris iu sprita ĵurnalisto.
Ĝis 1925j. la lando estis regata de Fannoli, kiu pli frue estis renversinta la regadon de Aĥmed Zogu. La partio de Fannoli reprezentis la interesojn de vilaĝaj bienuloj kaj progresema etburĝa inteligentularo. Laŭigante sian politikon konforme al imperialistaj interesoj de Italio, registaro de Fannoli elmontris iom progreseman karakteron de sia enlanda politiko. Jam post iom estis realigataj agraraj reformoj kaj la politiko de nacia sendependeco. Fine estis restarigitaj diplomataj rilatoj kun Sovet-Unio, kaj rusa ambasadoro k-do Krakovecki venis en Albanion. La lasto incitis la grandajn kaj etajn imperialistojn. Angla burĝaro, por kompensi sian pasivecon dum 8 monata regado de Makdonald, kun neordinara energio aktivigis la tutan fronton de sia kolonia politiko. Por kaŝi la tendencojn de angla imperialismo, angla burĝa ĵurnalaro furioze ekbojis pri danĝero de Kominterno. Inspirante ankaŭ Italion kaj Jugo-Slavion, nuna registaro de Anglio arogis postuli ekzilon de rusa ambasadoro el Albanio. Samtempe Jugo-Slavio kontakte kun instigoj de Anglio armis bandojn de eksreganto Aĥmed Zogu, reprezentanton de agraraj feŭdaloj t. n. «begoj». Eksterlande preparita «ribelo» renversis la registaron de Fannoli. Kvankam rusa ambasadoro en komenco de l’ konflikto estis devigata forveturi el Albanio, tamen invado de Aĥmed Zogu ne estis haltigita. Post tiam ne plu sufiĉis la preteksto, ke la ĉeesto de k-do Krakovecki en albania ĉefurbo Tirano helpas okazeblon de eventualaj malordoj kaj klasluktaj konfliktoj. Jugo-Slavio estis malkontenta pro radikala programo de agraraj reformoj, projektitaj de Fannoli. Malkontentaj estis ankaŭ anglo-usonaj serĉistoj de nafto, kiu dum regado de Fannoli ne estus rabe eksportebla el Albanio. Rezulte en Tirano, sub oficiala nomo «registaro», ekregis bando de Aĥmed Zogu, kiu fakte fariĝis agentaro de Jugo-Slavio kaj ĝiaj protektantoj. La progreseman politikon de Fannoli nun anstataŭis «afera» politiko de nova dungito Aĥmed Zogu, kiu celis nur vendi sin kaj sian landon al eksterlandaj imperialistoj. Dum tiu «revolucio» en Albanio ne estis tute divenebla la karaktero de raba kontrakto inter Chamberlain, Herriot kaj Mussolini. Sed poste evidentiĝis, ke Chamberlain malhonte trompis siajn kolegojn . . .
Post kuna preparado de kolektiva rabado, la koncesio por albanaj naftejoj estis ricevita nur de anglaj kapitalistoj! Por Italio kaj Francio restis nur amikaj dankesprimoj kaj aliaj samspecaj valoraĵoj de l’ diplomatio. Nature la burĝa ĵurnalaro de tiuj landoj kaj de Usono indigne malaprobis tiun perfidan konduton de anglaj imperialistoj. Tiu ĉi presvorta protesto antaŭsignis novan konplikiĝon de l’ demando pri Albanio. Nun, kiam Francio estas okupita pri Maroko, Anglio — pri malakutigo de antagonismo kun Usono, Italio estas agresema rilate al Albanio. Por itala imperialismo taŭgas la malnova rimedo: okazigo de l’ revolucioj kaj ribeloj en la lando, kiu devas fariĝi propra kolonio. Pro tio refoje estas subtenata la partio de Fannoli, kiu povas sukcesi en la ribelo se Italio ne renkontos fortan kontraŭstaron de alilandaj imperialistoj. Tio ĉi lasta estas la demando de proksima futuro. Krom ĉio ĉi, la nuna stato de albania demando atestas pri malstabil-
— página 5 —
eco de postmilita situacio en tuta Eŭropo. Hieraŭaj kunbatalantoj kontraŭ Sovet-Ruslando, obtenintaj malestigon de ĝia influo en Albanio, nun kaŝe luktas unu kontraŭ la alia . . .
La aktualiĝo de balkana demando kaj eventualaj konfliktoj pro ĝi inter grandpotencaj regnoj malfermos la okulojn al multaj proletoj. La lastaj scios vidi la verkarakteran laboron de Ligo de Nacioj (kies ano estas Albanio), bonintencajn agojn de anglaj bankistoj kaj la tutan falsecon de nuna «epoko de pacifismo» . . .
N. Krassovski.
Portugalio
La socia batalado akriĝas
Perfidmortigo de laboristoj. — Strikoj. — Okhora labortago. — La demokrata kongreso
Du laboristoj estis perfidmortigitaj en Lisbono post kapto, kiam oni ilin kondukis al kaptitejo, sub la preteksto, ke ili forkuris. Ĉi tiuj du krimoj okazis en malsamaj tagoj. Unu estis trafita en la brusto — forkurante! — kaj la alia estis preskaŭ blinda pro malsano, kaj la krimo okazis en dezerta strato. Oni malpermesas la publikigon de A BATALHA, pro ĝia varma kondamno de tiu krima fiago.
* * *
En Setúbal, pro kapto de l’ ĉefredaktoro de VOZ SINDICAL (Sindikata Voĉo), oni strikis dum kelkaj tagoj. Malgraŭ la energio de l’ strikintoj, oni ne liberigis nian k-don. La laboristaro revenis al laboro sub promeso de l’ distriktestro liberigi lin post fino de l’ striko.
Kiel protesto kontraŭ la persekutoj kaj ellandigo en malsanigan kolonion, sen antaŭa juĝo, de laboristoj, okazis striko en Lisbono. Dum ĝi, la policistoj pafis sur laboristojn, kiuj pace invitis k-dojn forlasi la laboron. Strikis domkonstruistoj, metalurgistoj, kelkaj tipografiistoj kaj nur kelkaj laboristoj el aliaj industrioj. La striko, deklarita de l’ Sindikata Laborĉambro (eks-Unuiĝo de Laboristaj Sindikatoj) devis ĉesi pro manko de disvastiĝo.
* * *
Denove, la ŝtato publikigas regulon al dekreto pri okhora labortago. Belega . . . sed tiuj klasoj, kiuj ne kapablos postuli ĝian plenumon, daŭrigos labori 10 kaj 12 kaj eĉ pluajn horojn! La regulo estas nur — ĉiela muziko . . .
* * *
La demokrata partio, cetere ĉiam la plej reakciema respublika partio, kies kongreso ĵus okazis — ekspozicio de politikaj mizeraĵoj — elektis konserveman estraron, malgraŭ la ĉeesto de maldekstrula partianaro. Ĉi tiun fakton oni ŝuldas al politika lerteco de l’ konservemuloj, kiuj tiele voĉdonis — pro stomakaj principoj . . .
832
Diskutu la kongres-proponojn!
D I S K U T E J O
Pri reformo de la SAT-organizacio
Kvankam la ĉi-suba artikolo estas plena je misaj, erarplenaj kaj plej evidente sofistaj argumentoj, ni tamen decidis ĝin publikigi por ke nia legantaro povu juĝi mem pri la senbazeco de la riproĉoj, kiujn direktas al la SAT-organizsistemo la internacianoj.
Tre verŝajne tiu artikolo venigos detalan rifuton. Tial hodiaŭ ni volas nur peti la legantojn, ke ili mem eltrovu la erarojn kaj miskomprenojn per atenta legado kaj pripensado.
Ni profitu la okazon por deklari, ke neniam SAT celis detrui la nacilingvajn organizaĵojn. Nenie en la kolektoj de S. R. kaj de S-lo oni povus trovi «oficialan» diron, kiu malpravigus tian aserton. Sekve oni notu, ke la k-doj Kolŝinski kaj 2921 parolis je sia propra nomo kaj sub sia persona respondeco. Se ni estas iel riproĉindaj, eble estas pro tio, ke ne sufiĉe ni insistis por ke ĉiuj SAT-anoj estu ankaŭ membroj de nacilingvaj asocioj, por ke tie ili malhelpu, ke tiuj asocioj ne konkurencu SAT-on per eldono de esperantlingvaj verkoj aŭ gazetoj, unuvorte per apliko de esperanto, dum ilia rolo devas esti limigita je la nura varbado al esperanto per nacilingvaj rimedoj. Se ĉio ne funkcias bone en la esperanta movado, tio rezultas de la fakto, ke la fakiga spiritostato ne sufiĉe enpenetris niajn rondojn.
Sed, kompreneble, la SAT-anoj de iu ajn nacilingva teritorio povas alpreni la solvon de k-doj Kolŝinski kaj 2921, se tio plaĉas al ili. SAT oficiale ne enmiksiĝas en tiuj aferoj.
Ankoraŭ unu rimarkon: ni almenaŭ plene konsentas kun k-do Sproeck en lia respondo al k-do Sheriff. Ne nur en LEA la sperto montris ke malsampartianoj, sed samcelanoj, povas tre bone interkonsenti pri la poresperanta propagando farenda en laboristaj rondoj, same pri la apliko de esperanto. E. K. de SAT
La lastatempe en «Sennaciulo» aperintaj artikoloj pri ŝanĝo de la organiza formo de SAT ne estu nerespondataj de mi. La fakto, ke povas aperi tiaj planoj, pruvas, ke la reorganizo estas necesa, ke io estas ŝanĝenda. Kaj vere, montriĝis, ke la nuna formo ne respondas al la bezonoj, eĉ pli, ke ĝi kontraŭas al la bezonoj. Ni konstatas la fakton, ke en la landoj (aŭ lingvoregionoj) ekzistas propagandaj asocioj, ke mankas la internacia kunfando de tiuj asocioj. Tamen ekzistas SAT. Sed ĝi ne estas nek volas esti la internacio de la laboristaj Esp. organizacioj. Sur ĝia standardo ĝi skribis la propagandon de sennaciismo, la predikon de sennacieca pensmaniero. En si mem sennaciismo ja estas afero tute memstara, kiu kvazaŭ hazarde kunligiĝas kun Esperanto, ĉar kompreneble sennaciismo per naciaj lingvoj estus sensencaĵo. Sed eĉ sennaciismo per Esperanto ne estas pli multe ol bela teorio, ĝi signifas la konstruon de domo, komencata ĉe tegmento, forgesante la murojn, la fundamenton. La nuna socio kun siaj politikaj limoj ne lasas nei sin. Ĝi persekutas nin de la ellitiĝo frumatene ĝis vespere ĉe ekdormo. Pensmaniero sennacieca povas ekzisti nur teorie, nur en nia koro.
Ke elsekiĝis la ideo de sennaciismo, tion pruvas ankaŭ la organo de SAT, «Sennaciulo». Nenion oni trovas en ĝi laŭ vidpunkto sennacieca. La gazeto raportas pri nacioj, pri vivo de la laboristoj en Anglio, pri strikoj en Norvegio, pri Germanio, pri Rusio.
Kie oni uzas la sektorojn, la «tabu» de SAT? Ili estas ankrigataj en la statuto, ili estas bezonataj, por — — elekti sektorestrojn. Kaj ĉiam ĉe novelekto oni denove sciiĝas, ke — — jes ja, SAT partiĝas ne laŭ landoj, sed laŭ sektoroj. Ne ekzistas pli granda ridindajo ol tiuj sektoroj. Eĉ teorie ili ne estas pravigeblaj. Ĉar neniam estiĝos socio, kiu dispartiĝas laŭ tiaj sektoroj. Kompreneble, iam foriĝos la nunaj limoj, sed la nova socio faros limojn laŭ la ekonomiaj interrilatoj.
La praktiko ankaŭ montris, ke ne estas eble, dispartigi la movadon laŭ «por» — aŭ «per» Esperanto. La laboro peresperanta nuntempe nur havas etan (eĉ nulan) valoron peresperantan. La laboro peresperanta valoras poresperante, por la propagando.
Ekkoninte tiujn faktojn ni rigardu la reformplanojn de k-doj Kolĉinski, n-o 2921 kaj Sheriff. Ĉiuj postulas la likvidiĝon de la nunaj propagandaj asocioj. Kaj ĉiuj montras, ke ili ne ĝuste ekkonis la strukturon de la nunaj landaj ligoj, aŭ — — ke ili ĉerpis siajn spertojn el lokaj aŭ unulandaj cirkonstancoj.
Ekz. la plano de k-do Kolĉinski estus praktika, se — — la ligoj alilandaj same kiel la sovetrusia estus komunistaj. Sed la aliaj ligoj konsistas el anoj de diversaj partioj, de malsamaj opinioj ne pri la celo, sed pri la vojo. SAT nun havas laŭ opinio de multaj kamaradoj fortan inklinon al Komintern. Ni ne esploru ĉi tie, ĉu prave aŭ ne, tiun «onidiron» oni atentu. Ĉar se oni ne atentas, tiam ĉe likvidigo de la prop. ligoj kaj transigo al SAT granda parto — verŝajne eĉ la pli granda parto restus ekstere, konsekvence fondus novan ligon. Kaj do ni ne atingus nian celon, unuigi la movadon.
Strangan opinion havas k-do Sheriff. Li kredas, ke ne estas ebla la kunlaborado de diverspartiaj kamaradoj. Certe la spertoj en la grupoj de «LEA germanlingva» montris, ke bone povas kunlabori la kamaradoj. Kompreneble en la alipartia kamarado oni ne vidu krimulon, sed nur aliopiniulon, kiu ankaŭ havas la firman kredon, ke lia vojo estas la ĝusta.
Se ni per ŝanĝo ne povas atingi, ke ĉiuj laboristaj kamaradoj de tuta mondo povas kuniĝi sur komuna fundamento, tiam reformo ne estas valora, tiam ni restu ĉe la nuna stato. La ĝisnunaj planoj ja celis fortigon de SAT, sed ili ne volas grave ŝanĝi la statuton. Kaj do — nekonsekvence — ili postulas, ke foriĝu la nunaj prop. ligoj, ke reaperu ili kiel «fakoj» de SAT. Pardonu, sed tio ne estas solvo, eĉ se ĝi estus ebla. Ĉar fakoj estus tute ĥimeraj formaĵoj, kies ekzisto ne estus malpermesata, sed kiuj ne havus rajton en la gvidado de la tutmonda organizacio. Tamen tutprave ili povas postuli tian rajton.
Dispartigo de peresperanta kaj poresperanta laboroj ne estas ebla. Do an-
— página 6 —
kaŭ dispartigo de organizacioj laŭ tiu vidpunkto ne estas necesa nek utila. Ĉiu parto de la organizacio plenumu sian rolon: La grupo propagandas kaj instruas, la distrikto propagandas en sia regiono, zorgas pri fondo de novaj grupoj en lokoj, kie ili ne jam ekzistas. La Asocioj de la lingvaj regionoj (kiuj tre ofte koincidas kun la landoj) liveras materialon por propagando kaj instruado: broŝurojn, flugfoliojn, lernlibrojn. La internacia ligo kunigas la tutmondan lab. esperantistaron, peras informojn el la tuta mondo, zorgas pri eldonado de internacia literaturo. En tia organizacio la internacia ligo ne pli ne malpli plenumas ol nun plenumas SAT.
La praktikado de frateco internacia (sennacieca) jam nun okazas: kamaradoj el eksterlando kore estas akceptataj, vigla korespondado interligas la tutmondan Esp. laboristaron.
Nepre ni devas alkutimiĝi al la praktiko. Nepre ni devas ekkoni, ke ne utilas, revadi pri ideoj, pri fantaziaĵoj; nur la ekkono de la ĝusta, de la praktika vojo antaŭenhelpos nin, plifortigos nin.
La simpla akcepto de ia paragrafo, kiu permesas la fondon de propagandaj fakoj, ne povas helpi nin. Utila nur estas fundamenta reorganizo, kiu okazu tiel, ke ĉiuj lab. Esperantaj organizacioj povu aliĝi. Ni ne forgesu, ke la fondo de internacio certe okazos. Kaj se SAT ne ekkonas tion, se ĝi ne zorgas, ke la kunfando internacia okazu kun ĝi, tiam ĝi spertos, ke spite SAT fondiĝos internacio. Kaj tia posta ekzisto de du internaciaj organizacioj certe ne estas stato dezirinda, ĝi signifas por SAT, ke ĝi perdos grandan aron da membroj, ke estonte ĝi nur vivetos.
Ne necesas, hodiaŭ aldoni jam plenan planon por nova statuto. Ni nur volas unue enĵeti vovan ideon en la diskutadon, post la interkonsento pri la vojo irota ni havos tempon por priparoli la detalojn.
A. Sproeck.
Respondo al artikolo de k-do R. Louzon, felietono n-oj 34/35 pri «komunisma ekonomio».
Mi pensas, ke la problemo pri «starigo de socio el produktantoj laborantaj libere kaj ricevantaj saman salajron por sama laboro» estas jam delonge majstre solvita de Henri Ĝorĵ¹). Mankis nur tiu kiu ĝin povus efektivigi. Nuntempe ĝi jam ekzistas — ĝi estas U.S.S.R. Mi atentigas al vortoj de Curjupa: «Kiel ne alloga estas la projekto pri imposto nur de tio, kio estas ricevita ne per laboro — tamen ĝi ne povas esti efektivigita dum 1925—26 buĝeta jaro».
Mi ne dubas pri la efektivigo de «sol-imposto» kaj solvo de supnomita problemo en daŭro de 3 aŭ 5 jaroj en U.S.S.R.
J. Brukson (1896).
Solvoj de la problemoj el n-o 40
- Vi-n-tro; 2) mono-fero (mon-ofero);
- Blanka la kampo, Nigra la semo, Kiu ĝin semas, Tiu komprenas. Letero.
- Libero.
¹) Rigardu la libron: Progreso kaj Malriĉeco.
TRA LA KLASBATALO
La rifkabiloj venke atakis la francajn poziciojn kaj minacas Taga, Tanger kaj Fez.
La tri faŝistaj studentoj germanaj estas mortkondamnitaj de Moskva tribunalo.
Anglio preparas helpe kun aliaj potencoj intervenadon en Sovet-Unio.
Je invito de la ĉina sindikata federacio la Centra Soveto de l’ profunioj de USSR decidis sendi delegitaron al Ĉinio.
La situacio en Ŝanĥajo estas neŝanĝita. La grandaj fabrikejoj ne plu ricevas elektron.
Unu prezaltiĝo sekvas la alian!
Dum la lastaj monatoj kelkfoje plialtiĝis la prezoj por presado, papero ktp. Taksante la situacion de nia membraro kaj legantaro, ni ĉiam hezitis, plialtigi la tarifon, kvankam tio estus la normala sekvo, tute justa kaj tute natura. Ni eĉ ne unufojon dekomence de la aperado de «Sennaciulo» plialtigis la prezojn lastjare fiksitajn. Neniu alia entrepreno estas elteninta tion! Kompreneble ni venis al la limo de kapablo. Komparu la prezojn de aliaj esperantaj gazetoj, komparu la kvaliton kaj riĉecon de l’ enhavo, kalkulu, kiom ni liveras al vi por la pagata sumo, kaj tiam juĝu! Ekkonu, kiom ni cedas al niaj abonantoj, por ke ili ne suferu troan monelspezon. Tamen ni devas ankaŭ fari al la legantaro niajn kompensajn postulojn. Ni ne volas elsuĉi pli da mono el ili, sed ni ja devas postuli, ke ili helpu al ni balancigi la financan situacion. Kaj tio estas ebla. Ekzistas taŭga vojo, por aranĝi la aferon, t. e.
plialtigi la nombron de abonantoj
Certe tio postulas klopodojn de nia kamaradaro, sed ĝi donas al ni la garantion, ke ni povos daŭrigi liveri la gazetojn je sama malkara prezo. Do ni direktas al vi la jenan parolon:
Ĉiu abonanto varbu unu novan!
Ĉiu varmiĝu, entuziasmiĝu por tiu parolo, ĝi estu ĉies penso kaj aspiro, ĝin efektivigi ĉiu trovu rimedon kaj vojon! Kamaradoj, zorgu por la bono de via gazeto!
Invito
Gekamaradoj kongresontoj. La Dresdena Lab. Esp.-istaro aranĝos tuj post la kongreso internacian propagandmitingon. Pro tio ni petas la gekongresontojn el Rusio, Latvio, Finnlando, Polio, Svedio ktp. traveturi Dresdenon kaj partopreni je la mitingo. Por jam prizorgi la necesajn loĝejojn, anoncu vin kiel eble plej baldaŭ ĉe ni. La SAT-peranto de Dresdeno partoprenos la Van kongreson. Gek-doj, montru fratecon, solidarecon kaj helpu al ni plivastigi nian lingvon.
Por la SAT-anaro Dresden Reinh. Lehmann, Dresden 6, Förstereistr. 25
Inter ni
«Senvole ni tendencas, kiam oni parolas al ni fremdan lingvon, enmeti en la aŭditaj vortoj sonojn al niaj oreloj familiarajn kaj intimajn. Tiel, ekzemple, la Germano faris en la pasinta tempo el la vorto arcubalista kiun aŭdis li, la vorton Armbrust (arbalesto). Niaj sentoj mem rezistas kaj malsimpatie rilatas al kio estas nova; ĝenerale, en la plej simplaj procesoj de la sentokapablo, jam superregas pasioj, kiaj estas la timo, la amo, la malamo, enkalkulante tiun pasivan pasion, la mallaboremon.» ¹)
Tiu eldiro de l’ profundpensa filozofo Nietzsche (Nitĉe) estas vera kaj konstatebla la fakto ne nur rilate lingvajn sonojn, sed multfake. Se ni, ekzemple, atente observas la spiritostaton de kelkaj SAT-anoj, ne nur de kiuj kvazaŭ enŝteliĝis en nia organizaĵo kun la kaŝita celo aliigi ĝian spiriton, sed de sinceruloj bonintencaj, ni povas kelkfoje konstati, ke en la vorto sennaciismo ili simple metas la sencon de internaciismo.
Kaj miriga tio ne estas. La sennaciisma koncepto estas ja tro nova, ne sufiĉe klarigita por ke ĝi povu esti ĝuste komprenata kaj mense alcelata. Por percepti ĝin, necesas konstanta streĉado intelekta, kiu kvazaŭ eltiras nin el la hodiaŭa marĉo, el la senĉesaj influoj naciecaj, en kiuj ni kvazaŭ baniĝas.
La sennaciisma ideo povis naskiĝi nur en la epoko, kiam ekzistas mondlingva movado jam sufiĉe forta. Sed ĝi ne povis ne naskiĝi. Tiu nova koncepto enkutimiĝos tre malrapide kaj nur en la movado kiu aplikadas esperanton, profite al la proletara klaso, t. e. en SAT.
Ni ne forgesu, ke la antaŭa ŝtupo, la internaciismo, ne ankoraŭ estas mense atingita de la plimulto el la homoj. Kaj neforgesinde estas, ke eĉ en la internaciistaro troviĝas multaj sen-konsciaj naciemuloj.
Tamen nur blindaj ŝovinistoj ne vidas, ke vole nevole la mastrumado de l’ mondo jam devas obei pli malpli la internaciisman principon. La ĉiuspecaj filistroj kiuj denuncas kaj abomenas la «internacian kapitalon», la «internacian spekulacion» ktp. nur disfamigas la ekziston de iu nehaltigebla fluo, de iu neforigebla fakto.
En la jaro 1864 fondiĝis la 1. Internacio. Do, pli ol sesdek jaroj jam forpasis de kiam la tiamaj «utopiistoj» proklamis la necesecon por la laboristaro sin organizi super la landlimoj. Hodiaŭ la internaciismo estas ĉe la sojlo de l’ venko. Kaj jen postvenas malforta, apenaŭ pensebla koncepto: la sennaciismo. Estu for ĉiuj limoj, ĉu ŝtataj, landaj, regnaj, lingvaj! . . . Mondekonomio, mondlingvo, mondmastrumado . . .
Sed la entuziasmuloj sin gardu kontraŭ iluzioj. La internaciistaro, kiu cetere ne ankoraŭ tutvenkis, ne estas preta sekvi novan ideofluon. Sed kiu pli klare vidas la malproksiman celon, tiu devas pionire marŝi unuavice, ne atentante la malkuraĝulojn, kiujn timigas neesplorita regiono. La veraj SAT-anoj devas penadi venki tiun «pasivan pasion», la intelektan mallaboremon, pri kiu parolis la mondfama Nitĉe. Iuelie
Atentu Naturamik-Esperantistoj!
Responde al diversaj ricevitaj demandoj ĉiuj naturamikaj esperantistoj estu atentigotaj al la «Responda letero» de la Organiza Komitato de Esperantista Olimpiada Komitato k-do Naber, Frankfurt a. M., en n-o 41 de «S».
Tiuj k-doj, kiuj vizitos la SAT-kongreson en Wien, krom la ĉefa anonciĝo ĉe k-do Slezak, pro aranĝo de naturamika esperanto-konferenco ankaŭ dum la kongreso, anoncu sin ĉe k-do Alfred Klein, Wien II, Pazmanitengasse 10/21.
Centralo de la naturamikaj Esp-o-Sekcioj en komisio: Peter Klopfleisch, ĉe k-do L. Puff, Frankfurt a. M. Schwalbacher Str. 64 II.
¹) El «Trans la bono kaj la malbono».
— página 7 —
V. Kongreso de SAT
Wien, 11.—15. aŭgusto 1925
5. Komuniko.
Kongresejo: Laborista hejmo XVI, Kreitnergasse.
Kongresadreso: Jos. Slezak, XX, Ospelgasse 34/25.
Kongreskotizo. La simpla membrokotizo de SAT por la diversaj landoj. Senlaboruloj post atestita senlaboreco pagas la duonon.
Pago per naciaj monbiletoj en registritaj leteroj.
Aliĝoj. Validaj estas nur aliĝiloj akompanataj de la kotizo. La aliĝilon tekstu legeble laŭ jena ordo: 1) familia nomo, 2) antaŭnomo, 3) aĝo, 4) profesio, 5) strato kaj n-o, 6) urbo, 7) provinco, 8) lando, 9) SAT-membromatrikulo. Aliĝi povas ankaŭ ĉiu laboristo esp-ista (ne-SAT-ano). La aliĝkotizo estas la sama kiel por la SAT-membroj.
Loĝigo. Por prizorgi la konvenajn loĝejojn, estas necese, ke la gek-doj mendu plej eble frue la deziritan ĉambron, ĉu privatan, ĉu hotelan ktp.
Gekamaradoj! Ne prokrastu la sendon de via aliĝilo. Se vi mem ne povas veni, tamen subtenu nin per via aliĝo.
La prepara komitato de la V-a.
Al la Wienaj laboristoj-esperantistoj.
Ĉiuj gek-doj Wienaj, kiuj povas disponi liton aŭ ĉambron al eksterlandaj k-doj, estas urĝe petataj anonci tuj la kondiĉojn al la prepara komitato.
4. listo de aliĝintoj
Aŭstrio
88 K-do Schürrer, Karl, Wien 1688 89 „ Spoljarić, Josip, Wien XII 3951 90 „ Revo, Lucien, Wien IV 1267 91 „ Tischler, Otto, Wien II 92 „ Klein, Alfred, Wien II 93 K-dino Deutsch, Sofie, Wien II
Britio
96 K-dino Limouzin, E., Londono 509
Germanio
94 K-do Deubler, Konrad, München 30 95 „ Wolfrum, Christian, Nürnberg 882
Rusio
97 K-do Klys, Jan, Minsk 4104 98 „ Peterlejter, Kaziko, Minsk 4436 99 „ Rejhert, Minsk 4996 100 „ Judin, Elio, Minsk 4602 101 „ Proharĉik, Petro, Minsk 4430 102 „ Kirjuŝin, Paŭlo, Minsk 4425 103 „ Kukelka, Jan, Minsk 104 „ Snejko, Dimitrij, Minsk 603 105 K-dino Klys, Adela, Minsk 5056 106 K-do Ŝevĉugov, N., Omsk 4133 107 „ Zamjatin V., Buryca 4967 108 „ Aleksandrov, P., Stalingrad 5210 109 „ Modesto, Urban, Leningrad 5089 110 „ Lidin, Ivan, Kazanj 41
Propono n-o X
Anstataŭigi la artikolon 27 de la nuna statuto per la jena teksto:
«Ĝi esploras la diversajn proponojn pri la «agado de la venonta jaro:
«a) la Kongreso rajtas decidi definitive «pri propono konforma al la celo de la «Asocio, esprimita en la artikolo I de la «statuto.
«b) aproba decido de la Kongreso pri «propono ne konforma al la statuto, vali-«das nur post konfirmo de la ĝenerala voĉ-«donado.
«c) se la Kongreso malaprobas proponon «ne konforman al la statuto, ĉi propono «estas prezentebla al ĝenerala voĉdonado «nur laŭ la kondiĉoj de la artikoloj 30, 31, 32.
(La Ekzekutiva Komisiono de SAT).
Propono n-o XI
La administrejo eldonu 2 pecojn da glumarkoj kun surskriboj: «Letera respondo pagita» kaj «Poŝtkarta respondo pagita»; ili estu vendotaj po 0,25 resp. 0,15 mk. Ĉiu informpetonto havigu al si kaj aldonu tiajn SAT-respondmarkojn al informpetoj. Nur tiamaniere oni povos plenumi § 39 ĉ kaj de la SAT-oficejoj estos evitataj ŝarĝantaj afrankokostoj. La respondmarkoj estu akceptotaj de la administrejo kiel pagiloj. 4154.
K R O N I K O
Ĉekoslovakio
Gablonz a. N. La ĉi-tiea SAT-grupo partoprenis je la ruĝa tago en Grünwald a. N. Ni portis nian flagon kaj kantis batalkantojn dum la demonstracio. Sur la festplaco ni kantis la «Internacion» kaj la «Himnon» kun la nova revolucia teksto. Kvankam ni ne ĉiam povas gajni novajn membrojn, ni tamen per nia publika montrado instigas la homojn, gekamaradojn interesi por Esperanto kaj tiamaniere vigligi, pligrandigi la Esp.-movadon. Ni disdonis flugfoliojn, afiŝis multajn gazetojn sur diversaj lokoj ktp. Ni povis esti tute kontentaj pri la sukceso.
Francio
La Va Kongreso de la Fédération Esp. Ouvrière (F.E.O.) unuiĝo de la franclingvaj proletaj grupoj esp., okazis en Lyon, dum pentekosto. Ĉeestis 56 gek-doj el 12 grupoj kaj izoluloj; 5 el grupoj kiuj ne reprezentigis sin kaj 3 alilandaj naciaj asocioj sendis salutleterojn. La kongreso aprobis la sekretarian kaj kasistan raportojn, kaj la raporton de k-do Robert, gvidanto de la perkoresponda kurso. Estis decidite, ke la grupoj, kiuj organizos perkorespondan kurson, devos nepre uzi la federacian materialon (lernolibrojn kaj cirkulerojn) kaj rilati kun la gvidanto de la federacia kurso. Ankaŭ estis aprobitaj la raportoj de k-doj Chamarre kaj Cuillerdier pri informservo. El la unua ni citu la jenajn
«Paca» Oceano
Demjan Bednij
Kreita situacio donas al anglo-amerika diplomatio eblecon . . . garantii pacon en la Pacifika Oceano kaj ordon en Ĉinlando. El la gazeto «Daily Herald».
Estas ĉe Krilov agrabla Pri vilaĝanoj unu fablo, Ridige interparolantaj Pri nun milit’ venanta. Ordonis caro-patro nia Teon preni de Ĉinio. Jen la kaŭzo por ke Fomo Estu elŝirit’ el domo. Fomo estas ĉagrenata: Milit’ pro kaŭzo nekonata. Iradis Fomoj, kiel ŝafoj, Subigi fremdajn landojn per pafoj. Surrampus ili planedojn aliajn, Se aliro estus tien. Nur sciis caro kaj estraro, Kien peli la ŝafaron. «Kio do? Ĉinio? Estu tiel, rulu tien!» Kie ja ne estas dissemitaj Soldataj ostoj, kaj la cindro ventumita. Mortadis Fomoj fidaj Kaj Fomidoj Ĝis ne delongaj jaroj. Divenis fine la Fomaro: Jen forpelinte caron al diablo, Komencas amikecon kun Ĉini’ agrabla, Al kiu estis ĝi kaŭzinta barojn En la mil naŭcenta jaro. Jen estas ĉagrenata kio? Malbona estas ĉe l’ amiko io. Sufokas ĉinojn gorĝ-rabistoj Malbonaj pli ol caraj oficistoj.
Jen baraktiĝas en batal’ ĉinanoj Kun ĉi-anglan’-amerikanoj. Kaj grakas Fomo kun konsenta gesto: «Jen burĝoj! Kaptu ilin pesto! Ne donas ili al ĉinar’ trankvilon. Kial do ne kapti ilin, Laŭ ni ekzemplo sendanĝera?» Kaj fino estas de l’ afero: Vigligi volas Fomo la ĉinaron, Sed lingvo ĉina — jen la nevenkebla baro! Du vortojn havas Fomo tamen, Fortegajn, batalemajn, famajn, Tondrantajn per alvok’ revolucia Sur la popolo de Ĉinio. Komprenas tutĉinaro vortojn tiajn. Ili estas: Lenin kaj Rusio.
Jes! ne pace estas . . . en la «Paca» oceano! Spirito Moskva! Baro — Karaĥano! Diras unu burĝo al alia, sopirante: Malbona vento estas el Ŝanĥaj’ blovanta. Ne transformiĝu vent’ en uraganon. — Jen, jen vi havu . . . Pacan Oceanon . . .
Ameriko-anglaj ĉi-bonkoraj Burĝoj estas, diodoraj! Komencis la burĝaro Delonge premon sur ĉinaro. Flanke de l’ firmtero, flank’ de l’ mar’ premadis, «Animojn ĉinajn ĝi savadis», Apartan manieron utiligis: En religion kristan ĝi turnigis. Lernejojn pastroj alsenditaj malfermadis, Sensencan evangelion diradis. En la unua vaporŝipo alveturas sanktaj oficistoj, En la dua — komercistoj, En la tria — por «la gardo» soldataroj, Ĉar estis tiulande «barbaroj». Sed ju pli oni ilin klerigadis, Des pli la ĉinar’ barbara krietadis, Dum la spirito nevenĝema kaj sincera,
Homar’ aspekton perdis en mizero. Venenis pastroj ilin per opio religia, Kaj komercistoj per narkot-opio, Venenis unuj l’ animon, korpon aliaj senpere, Komunan kaj «kulturan» faris ambaŭ aferon, Per araneaj’ duobla ĉinan landon ĉirkaŭvolvis Kaj vejnojn poste de ĝi elvolvis. Sed paca estis ĝemo de la sklav’ — ĉinano Sur bordoj de la «Paca» Oceano.
Ne estas bildo pli ĉagrena. Ni liberiĝis mem de l’ ret’ apenaŭ. Ĉu memorigi? — Ĉiuj estas atestuloj, Kiel anglo-amerikaj fanfaronuloj Nin provis ja aljungi al Ĉinio. Sed longa estus parolad’ pri tio. Je ĉevalaĉo ni montriĝis, Kun ni grumblant’ — akutemiĝo. Ti-kuj ĝin enjungi provus, Multajn dentojn perdi povus, Forsalti kun rompitaj ostoj, — Sed pri tio iel poste. Nun dolĉiĝu ni per bildo pura! Malantaŭ ĉina muro Kvincentmiliona popol-giganto Pace ĝis nuntemp’ ĝemanta, Punata per la vipo fera, Ekmovis ŝultron ĝi kolere, Per voĉo laŭtega kaj sentima, Por burĝ-oreloj tiel malkutima, Ektondris sen rezignacio: «For de Ĉinio! . . . —»
La komenco estas grava. Unua vort’ eksonis brava. Muskola mano kunpremiĝis. Limtemp’ ankoraŭ ne vidiĝas. Sed longe ne atendu — uragano Estos en la «Paca» Oceano.
Trad. el rusa B. Ŝaĥnoviĉ (4543)
— página 8 —
ciferojn: 49 tradukoj estis senditaj al proletaj gazetoj; 14 el ĉi tiuj enpresis sume 59 artikolojn, al kiuj ni devas aldoni 29 enpresigitajn de k-do J. M. Esp-o en anarkiista gazeto. La raporto de Cuillerdier koncerne la eksterlandajn rilatojn atentigas la diferencon inter la nombro de membroj de la nacilingvaj asocioj kaj de SAT; en kelkaj landoj ĝi varias de ¹/₅ ĝis ¹/₃; kontraŭe en franclingvaj regionoj la proporcio estas normala, verŝajne ĉar F.E.O. restas sur la propaganda kampo kaj helpas la porpraktikan agadon de SAT. K-do Glodeau raportis pri la eldonfako. Koncerne la reeldonon de la «Cours Rationnel d’Esperanto» malfermiĝis debato pri la tendenco de tiu lernolibro; estis decidite fari kelkajn necesajn ŝanĝojn, konservante tamen ĝian klasbatalan spiriton. K-do Raguier preparos raporton pri eldona kooperativo; la demandon devas studi la grupoj. La nova statuto, kiu lokas F.E.O. sur propaganda kampo, estis aprobita unuanime. Informilo presata skribmaŝine estos sendata ĉiumonate al la membroj.
La sekretario H. Cachon.
Vantaj promenetoj tra esperantaj gazetoj kun rezonkonsideroj pri diversaj aferoj
19. Polemiko kun amiko
Ordinare, kiam iu nomas sin «neŭtrala», ni jam certe scias, ke li ne estas nia, sed sub masko de neŭtraleco kaŝas malamikecon por ni. Kiu ne estas kun ni, tiu estas kontraŭ ni — kiomfoje ofte praviĝas tiu ĉi formulo!
Hodiaŭ estas unua fojo, kiam ni en neŭtralulo vidas amikon, «samideane kaj kamarade» simpatiantan al ni — s-ron redaktoron de la meksika «Arguso». En N-o 2—32 de sia gazeto li metas afablan artikoleton «Al Moskvulo» responde je nia «promeneto» en N-o 13 de «Sennaciulo».
Ĉar la afero estas tre interesa, ni provu detale analizi la pozicion de «Arguso». Ĝi skribas:
«Inter la malgranda meksika esperantistaro estas ĉiuspecaj religie aŭ socie kredantoj. «ARGUSO», ilia organo, devas labori nur por esperanto . . .»
Ĉu prave? Estante «neŭtrala» al tiuj grupoj, «Arguso» estas malproksima al ili ĉiuj, ĉar ĝi povos kontentigi neniun el ili, kiel decus, kaj gajnus neniun el ili por meti nian lingvon sur firman teron. Kontraŭe, se «Arguso» fariĝus servanto de certa grupo, de certa ideo, tendenco — tiam certe ĝi povus plene almiliti ĝin, tuŝante ties plej intimajn interesojn. Tiam Esperanto starus tute firme almenaŭ per unu piedo, ol nun — ne havante iun difinitan apogon.
Ni konstatas, ke tia nedifinita, «neŭtrala» pozicio de «Arguso» metas ĝin en tre konfuzan staton. Ĝi skribas:
«Vi komprenas nun ke unu afero estas la revuo, kaj tute alia la ideoj de ĝiaj redaktoroj . . .»
Ne — malfeliĉe, ni ne komprenas. Ni tre petas afablan pardonon, sed por ni tia afero estas absolute ne komprenebla. Tion ni sincerege konfesas. Eĉ pli — ni opinias, ke «Arguso» mem ne estas escepto: ĝi estas tute klara portreto de siaj mastroj. Tion ni ekvidis de la komenco mem, ni instinkte kaptis malklaran heziteman signon de simpatio al ni — kaj nome tial ni skribis por «Arguso» kuraĝigon kaj saluton.
Ni volas ankaŭ nun aldoni kelkajn rimarkojn por helpi al la red. de «Arguso» trovi sin mem.
Unue: Se li estas meksik(ian)o, amante Veron kaj Justecon, kaj se li kredas, ke lia lando reprezentas tiujn bonojn, — tiam li fakte defendas nome ilin, sed — ne la patrujon. Se ni scias, ke nia patrujo reprezentas malbonon, ni estas tiam kontraŭ la patrujo.
Due: Se li perlaboras la panon penege el la dekdua jaro de sia vivo kaj tial iĝis socialisto kaj evoluante konstante, li vere ne scias kio li estas nune (laŭ sia propra konfeso), — ĉu socialisto, ĉu reakciulo, — ni devas diri, ke li sekve travivas tre danĝeran periodon, de kiu dependas lia plua idearo.
Trie: Certe, ĉiu popolo havas bonecojn, kaj se li pro tia ideo rifuzis partianiĝi dum la mondmilita buĉegado, li certe estas prava. Sed tio ne signifas, ke eblas rifuzi partianiĝi en la tutmonda klasbatala buĉegado (multe pli terura kaj maljusta, ĉar ĝi estas ĉiutage vivsignifa, hipokrite perfortata, trompoplena kaj sufokiga) kaj batali por bonecoj de ĉiuj popoloj kontraŭ ĉiupopolaj malbonecoj. Ne eblas neŭtraliĝi tie ĉi, ĉar la manlavantaj Pilatoj nur akcelas krucumon de la justulo.
Tutanime ni konsentas la konvinkon de la red. de «Arguso»:
«La mondo ne paciĝos ĝis multaj jaroj post ĝia akcepto de Esperanto» . . . Sed ni ne povas konsenti ke:
«Konsekvence, mi kredas ke nia unua tasko estas esperantigi la mondon. Poste la lumo venos por ĉiu» . . .
Ni tre petas afablan pardonon, sed por ni tia afero absolute ne ŝajnas esti konsekvenca. Laŭ nia kredo, nia unua tasko estas forigi kaj eble eĉ definitive ekstermi la objektivajn barojn por la vera socia paco (ne paco falsa sen socia justeco) tra la tuta mondo. Esperanto laŭ nia kredo ne estas tasko, sed nur unu el la rimedoj por iu tasko. Nenio pli. Ankaŭ la lumo neniam venos, se tiun lumon ni mem ne faros.
Konklude, ni volas respondi al „Arguso», ke ĉiuj artikoloj, precipe pri la laborulara movado, kiuj ne povas aperi en la organoj proklamantaj la sensencan devizon de la neŭtraleco, estas afable invitataj sur la paĝojn de «Sennaciulo», kiu ne estas ĝenata per la brido kaj direktilo de la adeptaro de la antaŭenrajdanta kapitalismo. M.
[REKLAMO p.8] Ĵus aperis la julia kajero de Sennacieca Revuo kiel numero de originalaj verkaĵoj. Kun famaj desegnaĵoj de k-do Shum. Aĉetu ĉe Administracio de SAT!
[REKLAMO p.8] Rekompencon mat. mi donos al tiu, kiu havigos al nesana Rejnlandano fraŭlo ian laboron korpe nestreĉan en Germanlingvio. Krome mi promesas, (se necese) progresigi nian movadon en la koncerna regiono, kien mi devos translokiĝi. Gek-doj, helpu! Pledu por mi! Bonvolu adresi al la redaktoro.
[REKLAMO p.8] TRI VERKOJ DE TOLSTOJ la ŝatata SAT-eldonaĵo fine ree estas havebla! Prezo 0,50 mk., 0,85 fr. sv. Administracio de SAT.
[REKLAMO p.8] LA LIBRO POR ĈIUJ — PETRO — KURSA LERNLIBRO POR LABORISTOJ. 64 paĝoj. Kun ilustraĵoj. Tute simple kaj kompreneble por ĉiu estas priskribata per 30 mallongaj ĉapitroj la vivo de laboristo, komencante de lia infaneco kaj kondukante trans ĉiujn malfacilaĵojn de laborplenaj vivjaroj ĝis lia morto. En venonta numero ni sciigos la prezon kaj liverkondiĉojn. Eldona Kooperativo de SAT — Administracio de SAT
Presejo: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG
N.º 43, 23 de julio de 1925
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
SENNACIULO
1-a Jaro, N-o 43 — APERAS S.A.T. SEMAJNE — 23. Julio 1925
[BILDO p.1 | 40,4,55,13] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter la vortoj «APERAS» kaj «SEMAJNE»; dekstre mane skribita noto [nelegebla].
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
Redaktoro: N. BARTHELMESS, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz | Gvidanto: Ekzekutiva Komisiono de SAT, 23, rue Boyer, Paris XX | Administranto: R. LERCHNER, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz
La paca movado
Angla libera komerco. — Amerikaj financistoj. — Ĉinia enirado. — Ĉu milito, ĉu paco?
Antaŭ pli ol cent jaroj okazis militbarakto de Anglio kontraŭ Francio. Tiam la homoj timis la nomon Napoleono, same kiel hodiaŭ bruis la nomo Lenin. Estis volvita mistera aŭreolo ĉirkaŭ ambaŭ iliaj nomoj, kiu timigis la simplulojn de ĉiuj landoj. Tiutempe en Anglio la komerca interŝanĝo estis malhelpata pro tarif-impostoj sur ĉiu varo, ĉu importita ĉu eksportita. Dum kaj post la Napoleona milito, la tekniko en Anglio rapidege pliboniĝis. Rezulte la interŝanĝo kaj eksporto de varoj, precipe kotonaĵoj, plimultiĝis.
Sed ĉar tio ne facile efektiviĝis, la koton-komercistoj komencis agitadon por forigi la tarif-impostojn kaj ebligi la liberan interŝanĝon kaj disponon de siaj fabrikaĵoj. Post kelkjara agitado ili sukcesis pro siaj klopodoj, kaj Anglio estis la unua modelo de liber-komerca lando.
La Amerika kontinento, tiutempe, estis infaneto kompare al la angla industriiĝo. Sed nun ĝi estas altkreska komercanto. Usono estas pli riĉa ol estas la kontinento Eŭropo. Usono estas unuo, dum Eŭropo estas dividita en multaj nacioj, kiuj daŭre armiĝas por interfrata militiro. Pli kaj pli, la usonaj komercistoj evoluigas Usonon al eksporta lando kaj trovas, ke la aliaj partoj de la mondo vivas malpace interĝenante. Por fari taŭgan interrilaton kun la komercistoj de Eŭropo kaj aliaj landoj, estas pli utile havi prosperan kaj riĉan eventualan aĉetonton, ol unu kiu estas malriĉa kaj malprosperas. Pro tio ĝiaj financistoj rekomendas nun la repacigon de Eŭropo, por senarmigi la multnombrajn ŝtatetojn.
Por akiri aĉetpovon aŭ krediton, la ŝtatetoj devas iri al tiu, kiu ĝin havas, al la riĉulo, do al Usonaj financistoj. Antaŭ ol pruntedoni la krediton al la malriĉaj nacioj, la Usonanoj faras siajn postulojn, por ke ili povu reakiri la saman valoron al si. Do ili postulas, ke la ŝtatetoj bilancu la buĝeton kaj malgrandigu sian soldataron. Se ili rifuzas — ĝi tiam povas respondi: «Vi ne ricevos iom ajn plu da mono de ni.» Kiam tio okazas, tiam la valuto malboniĝas, la prezoj altiĝas, la popoloj ekgrumblas, ministraroj eksiĝas, kaj la stabileco de la lando ekŝanceliĝas. Se tio daŭras, tiam estas danĝero, ke la popoloj ne pace eltenos sian suferadon, kaj evidentiĝos signoj de ribelemo.
Usono deziras komerci kun Eŭropo, kaj estas profite por ĝi, ke Eŭropo estu restabiligita. Ĉar ĝi havas disponebla ĉiam fluantan riveron de surplusa kapitalo por investi, ĝi deziras ke la aliaj nacioj pace vivu por ke ĝiaj investaĵoj estu sekuraj.
Pro tio ĝi favoras la Dawes-planon de rekonstruo. Ĝi favoras senarmiligon, ĝi emas pli kaj pli al libera komerco kaj kontraŭ protektaj tarifoj.
Ĉinio prezentiĝas vasta lando, kiel loko, kiu povus facile sorbi la surplus-kapitalon de la povoj financaj. Pro tio oni unue penas havi diplomatian kaj militan superecon super ĝi, por garantii ke la riĉaĵoj ne malŝpariĝu.
Kvankam estas multaj faktoroj respondaj por allogi la riĉulojn tien, kiel malkara laborpovo de la indiĝenoj, sorbkapablo de la nova kapitalo, kaj ĝia strategia graveco en la Oriento, en la Pacifika Oceano kaj apud la Aŭstralia kolonio de Britio, iuj el tiuj faktoroj havas pli da graveco ol aliaj . . . Kaj nur estas eble per interdiskuto, atingi pli-malpli precizan ideon pri ilia graveco unu kompare al la alia.
Pro miaj studadoj mi emas konkludi, ke la ĉiama reprodukto de novaj profitoj akceptas la formon de potenca investkapitalo, kiu serĉas pri sorbemaj industrioj kaj landoj, kaj pro ĝiaj instigoj la diplomatoj kaj militistoj obeas kaj entreprenas la taskon, invadi fremdan teritorion por trudi sian estrecon super la senkulpajn kapojn de la trankvilaj indiĝenoj de Ĉinio.
Unue estri la enirflankojn de la landoj, kiuj tuŝas la oceanon: Poste la riĉuloj enpenetros iliajn riĉaĵojn trudante al ili siajn morojn, kredon kaj monopovon.
Tio estas la agadplano de la financistoj de Usono kaj Britio. La Brita Imperio pace interrilatiĝas. Ŝajne la financistoj al si proponas similan interrilaton inter la angle-parolantaj rasoj, t. e. inter Usono kaj la Brita Imperio. Post tio, estos pli da povo en iliaj kombinitaj manoj, kaj ili povos kune postuli siajn kondiĉojn de la malriĉaj nacietoj interfrate baraktemaj, ke ili paciĝu kaj refunkciigu siajn industriojn, por ke komerco denove floru.
Ni do havas du konfliktajn tendencojn elstarantajn de la moderna kapitalista epoko. Unu por komerc-interrilato — pacema, — la alia kun surplus-kapitalo sorbema deziras akiri novajn lokojn por ĝin investi — imperialismema. Nur la estonto povos determini, kiu tendenco fine venkos. Por ni laboristoj ekzistas nur unu sinteno. Se la kapitalistoj kaj financistoj ne povos pace refunkciigi la industriojn, sed malpaciĝas kaj militon deklaras, ni devas diri ke ni ne havas iun ajn kverelon kun niaj fratoj trans la maroj kaj landlimoj, kaj ke ni
— página 2 —
2 — SENNACIULO
tute rifuzas mortpafi niajn kunulojn de aliaj landoj. Se la riĉuloj nepre devas havi militon, lasu ilin mortpafi unu la alian, — tio estos bono por la mondo, estos malpli da parazitoj por suĉi nian ŝvitlaboron.
Ĉar la klaskonsciaj laboristoj ankoraŭ estas ne sufiĉe multnombraj, estas nia plej efika laboro adopti negativan sintenon. Rifuzu militiri! 3398, Londono
Post la granda ĉina muro
V. Broŭn
La lastaj okazantaĵoj en Ĉinio pasas sub la signo de l’ batalo, kiu disvolviĝas inter generalo Fin-Juj-Sjan kaj Manĝuria diktatoro Ĉjan-Czo-Lin.
«Kristana» generalo Fin-Juj-Sjan nur antaŭ 4—5 jaroj estis malmulte distingebla el inter vicoj de supera ĉina oficiraro. Liaj interligoj kun amerikaj misiistoj helpis al li antaŭeniĝi kaj atingi lian nunan situacion. La misiistoj konvinkis lin, ke li estas destinita por ludi la rolon de nova Oliver Kromvel dum ĉina civitana milito kaj por unuigi Ĉinion. Dank’ al ilia laŭforta subteno li okupis gravan postenon en ĉjilia partio, kies ĉefoj estis Cao-Kun kaj U-Pej-Fu, kaj per kies helpo amerikana imperiismo batalis kontraŭ japanamika «anfuleta» partio, kiu plifortiĝis dum la militepoko. Fin-Juj-Sjan, dank’ al sia decidemo kaj energio, ludis nemalgrandan rolon dum dispremo de l’ armeo de Ĉjan-Czo-Lin antaŭ kelkaj jaroj; ankaŭ li sidigis sur prezidantan seĝon Li-Juan-Ĥun’on, por post kelka tempo okupi lian palacon per siaj soldatoj kaj devigi lin cedi la postenon por granda kapitalisto Cao-Kun.
Oni scias, ke dum sia prezidantesto Cao-Kun estis nur dekoraĵa persono, ĉar la ĉefa diktatoreca potenco estis koncentrigita en la manoj de general-gubernatoro de kelkaj centraj provincoj U-Pej-Fu, kiu rezidis en Lojano kaj sin apogis certagrade je bajonetoj de Fin-Juj-Sjan.
Estas interese, ke en ĉiuj siaj intrigoj kaj intervenoj al internaj aferoj de Ĉinio, fremdlandaj imperiistoj ordinare orientiĝas ne je unu certa persono, sed ludriskas samtempe je kelkaj. Dum la sama tempo, kiam amerika registaro kaj bankistoj estis subvenciantaj kaj subtenantaj U-Pej-Fu’on, iliaj lokaj agentoj, misiistoj, kiuj havas en Ĉinio treege potencan multebranĉan kaj multenombran laŭkonsiste organizaĵon, pretigadis novan homon — Fin-Juj-Sjan’on. Kiam inter U-Pej-Fu kaj Ĉjan-Czo-Lin komenciĝis milito, Fin-Juj-Sjan ne sen konsento kaj helpo de l’ misiistoj aranĝis reĝimrompon en Pekino kaj faligis registaron de Cao-Kun. Karakteriza estas la fakto, ke la amerikanoj la unuaj opiniis ebla ne protesti kontraŭ la reĝimrompo kaj konsentis pri forigo de ilia baptito U-Pej-Fu, malgraŭ tio, ke li ankoraŭ penis batali transirante el provinco provincon kaj eĉ de sur militŝipo kaj teritorio de fremdulaj koncesioj ne ĉesigante gvidadon de l’ kontraŭbatalo.
Post la reĝimrompo ekstaris plenkreske la problemo pri organizo de l’ registaro. Por militistaj ĉinaj rondoj ĝi konsistas el la jeno: kiu el ili kaptos la potencon en siajn manojn. Fera diktatorado de U-Pej-Fu premis, ne lasante ekspiri, plimalfortajn generalojn tiagrade, ke multaj el ili eĉ ne revis pri nesubiĝo; la ceteraj unuiĝadis en la plej strangaj kombinaĵoj ligiĝante eĉ kun siaj plej kruelaj malamikoj por faligi lian potencon. U-Pej-Fu devis samtempe batali kontraŭ revolucia registaro de Komindan kun Sun-Jat-Sen enĉefe — sude, kaj kontraŭ ekstreme reakcia general-inspektisto de tri Manĝuriaj provincoj, nekronita reĝo de Manĝurio — Ĉjan-Czo-Lin, post kiu staris Japanio — norde.
Norde pli da bonŝancoj havis U-Pej-Fu, kaj, povas esti, ke sen perfido de Fin-Juj-Sjan, li sukcesus denove subigi sian malamikon. La «Kristana» generalo dum kriza momento helpis venki al manĝurianoj, sed li ankaŭ penis preni al si mem la potencon kaj ne transdoni aŭ dividi ĝin al Ĉjan-Czo-Lin.
Komence, post la venko la fortoj de l’ ambaŭ kontraŭuloj estis proksimume egalaj kaj neniu el ili povis sin proklami prezidanto kaj koncentrigi la tutan potencon en siaj manoj. Tial sur la postenon de provizora prezidanto oni devis peti maljunegan marŝalon Duan-Ci-Ĝujon, la plej grandan militan aŭtoritatulon, sendisputan por pli junaj generacioj de ĉinaj profesiaj militistaj rondoj, kaj samtempe ĉefon de japanamika klubo Jan-Fu. La ĉefa propreco de l’ maljuna marŝalo por la kontraŭuloj-generaloj, kiuj proponis al li la potencon, estis tio, ke Duan-Ci-Ĝuj havas nenian propran armeon kaj nenian realan bazon, je kiu li povus sin apogi, por elmontri sian volon al siaj elektintoj, sed ne esti obeema ludilo en iliaj manoj.
La unuaj promesoj de l’ nova registaro pri kunvoko de «Nacia Konvento» por verki konstitucion kaj ĉesigi la senfinan civitanan militon, kiun daŭrigas la tro aŭtonomiaj dudzjunoj (general-gubernatoroj) kaj ilia arbitreco, kiu speciale montriĝas el tio, ke ili alpropigas ĉiujn regnajn profitojn, destinitajn por centra registaro, en siajn kasojn, — ĉi promesojn oni baldaŭ forgesis.
Anstataŭa larĝa reprezentado de ĉiuj tavoloj de l’ loĝantaro, kiel tion postulis partio Komindan, Pekino kunvokis reprezentantojn nur de militistaj rondoj kaj de riĉaj klasoj. La antaŭmorta vojaĝo de Sun-Jat-Sen al Pekino, kiu montris komunajn kaj ĉiulokajn simpatiojn de ĉina civitanaro kaj de laboruloj al la gvidanto kaj ideoj de Komindan, tamen nenion trovis en decidoj de Pekina registaro. Dum kiam Komindan post morto de Sun-Jat-Sen travivas kelkajn internajn malfacilaĵojn, precipe apartiĝon de dekstrumaj elementoj, tuta Ĉinio, norden de rivero Jan-Cze, estas entirita al nova batalo inter Ĉjan-Czo-Lin kaj Fin-Juj-Sjan.
Manĝuria diktatoro iom post iom sukcesis aranĝi sian militistan kontrolon super Mukden-Pekina fervojo. Antaŭ nelonge lia filo deklaris je lia nomo, ke Ĉjan-Czo-Lin intencas «sendi ian parton de l’ militistaro Pekinon al dispono de l’ provizora prezidanto, kaj la restaĵo iros Manĝurion». Per tio Ĉjan-Czo-Lin formulas sian postulon, ke la nova registaro reale dependu de li. Per militprocedoj kaj lertaj manovroj li sukcesis fiksi sian influon, pli vere ekposedi kaj subigi al si kaj al siaj generaloj Nankinon, Tjan-Dzinon, Ŝanĥajon, provincon Czjan-Su. Oni kalkulas, ke Ĉjan-Czo-Lin disponas 200 000 bajonetojn, kaj Fin-Juj-Sjan — nur 100 000.
Post la reĝimrompo Fin-Ju-Sjan turnis tutan sian atenton al akiro de kontrolo super la fervojo Pekin-Ĥankoŭ kaj al fikso de siaj influo kaj potenco en gravaj komerc-industriaj kaj strategiaj centroj en la valo de rivero Jan-Cze, pro kio li devas kruele batali kontraŭ Ĉjan-Czo-Lin.
Por timigi Pekinan registaron, Fin-Juj-Sjan dum la tuta tempo tuŝas la demandon pri sia eksiĝo, sciante, ke ĝi kaŭzus malkontenton kaj ribelon de l’ armeo kontraŭ la registaro. Li skribas leteron al sia jusa malamiko U-Pej-Fu, nomante lin frato kaj proponante kune foriĝi de l’ aferoj por «eviti ĉiajn riproĉojn pri persona intereso». Lastatempe aperis la famo, ke Fin-Juj-Sjan penas proksimiĝi kaj ricevi subtenon de Komindan; li esprimas la opinion kontraŭ tio, ke en la landon venu fremdula kapitalo, sciante, kian grandegan sukceson en la masoj havas la lozungo pri batalo kontraŭ imperiismo. Ĉirkaŭ la batalo de l’ du generaloj plektiĝas komplikegà nodo da fremdulaj intrigoj. Ĉi batalo ruinigas Ĉinion, malhelpas ĝian unuiĝon kaj progreson, sed la juna kapitalismo, rapide kreskante, enscenigas novajn potencajn kaj unuigitajn vicojn de proletariaro kaj aranĝas el ĝi la falangojn, antaŭ kiuj devos fali la mezepoka feŭdismo kun siaj militemaj inklinoj, same kiel kolonia imperiismo de kapitalistaj potencoj.
Elukrainigis el «Bilŝovik» N. 1323 Fedotov (728).
La parlamentelektoj en Nederlando
Dum la lastaj jaroj ni havis la bonŝancon esti regataj de Kristana registaro. Ĝi havis por solvi gravan problemon. Ĝi volis egaligi la en- kaj elspezojn de la ŝtato. Ĝi laboris por la «sekurigo» de la guldeno. Por tio ĝi havigis al ni novajn impostojn, ĝi malplibonigis la staton de la instruo, ĝi malplialtigis la salajrojn de la ŝtatoficistoj ktp. Kaj ĝi sukcesis! La guldeno nun ree valoras 100 cendojn. Sed la laboristoj iĝis la viktimoj de tiuj manipuloj. Pliaj impostoj, pli altaj prezoj, malpli altaj salajroj malsuprenigis ilian vivnivelon. Jen la sekvoj de la kristana reg-politiko. Sed ĉu ĉi ĉio ankaŭ ne estas sekvo de la malaktiveco kaj nebatalemo de la laboristoj mem?
— página 3 —
SENNACIULO — 3
Nun okazis novaj parlamentelektoj. La rezulto? La pozicio de la reganta koalicio (kristanoj kaj katolikoj) estis iom malplifortigita. Tamen ili havas ankoraŭ la plejmulton. Sed ĉu ili denove iĝos la regantaj partioj, montros la venontaj tagoj.
El la maldekstraj partioj plej forte kreskis la voĉ-nombro de la Social-Demokrata Laborista Partio. Antaŭe ili havis 20 lokojn, nun 24. La komunistoj, kiuj havis 2 lokojn, perdis unu. Tio ĉi estas tre verŝajne grandparte kaŭzata de la jus okazinta konflikto en la Kom. Partio pri taktiko. 670
Teruro en Basarabio
26 famkonataj eŭropaj intelektuloj, parlamentaj deputitoj, profesoroj dissendis sekvantan manifeston:
„Al ĉiuj pacifistoj kaj filantropoj!
Jam delonge la rigardoj de l’ civilizita Eŭropo direktiĝas al la okazintaĵoj en Basarabio — teritorio okupita de l’ rumanoj. Sufiĉas citi la nombron de l’ viktimoj de l’ nova reĝimo, kielĝ in prezentas la gazeto «Caranismul» (vilaĝanarpartia rum. organo) de 18. dec. 1924.
Jen la datoj publikigitaj en tiu gazeto:
En la jaro 1918 estis senkapigitaj 3000 personoj; dum 1919 11 000 personoj (inter ili 17 instruistoj); dum 1920 80; dum 1921 30; dum 1922 55; dum 1923 40, (inter kiuj 30 instruistoj); dum 1924 1300; dum 1925 laŭ informoj privataj 28. — Entute 15533. —
Nuntempe komencos en Kiŝineu (Chisineu) granda proceso kun 300 akuzitoj: basarabiaj kamparanoj, infanoj, maljunuloj, knabinoj kaj maljunulinoj — atendas en la keloj de l’ kiŝeneua karcero depost unu jaro, ke ili estu juĝitaj. Ili estas akuzitaj, ke ili ne volis transdoni al rumanoj siajn kampojn kaj ke ili rezistis al la trupoj de l’ okupanta armeo.
Sen ke ni aprobu ilian procedon, ni protestas kontraŭ la maniero kiel ili estas traktataj.
En la rum. parlamento deputito Jakobesku deklaras oficiale je 13. majo de ĉi-jaro, ke ĝendarmoficiro Simĉeanu ordonis mortpafigon de 13 kamparanoj. (Vidu la oficialan gazeton «Monitorul Oficial» de 16 majo 1925).
Ne estas la unua fojo, ke la rigardoj de l’ civilizita Eŭropo direktiĝas al la malĝojaj kaj barbaraj okazintaĵoj de Kiŝeneu. Jam antaŭ la milito la konscienco de Eŭropo leviĝis kontraŭ la cara reĝimo. Ankaŭ dum tiu epoko oni protestis kontraŭ la krueleca reĝimo.
Tiel ni ne povas resti indiferentaj, sed protestas energie kontraŭ la teruro basarabia, atestante samtempe ke la voĉo de l’ humanismo vivas ankoraŭ en Eŭropo.
For la murdojn kaj mortpafigojn en Basarabio!»
En Kiŝineu, kie la malsato minacas ĉiam pli grave la popolon, post kelkaj tagoj okazos elekto parlamenta por la Senato. Organoj de l’ registaro minacas la popolon per neplenumo de l’ panhelpo promesita okaze ke ili voĉdonos por la opozicia kandidato.
En multaj urboj de Rumanio en la vendej-vitregoj estas ekspoziciita la portreto de l’ mortigisto faŝista: studento Zelea Kodreanu inter portretoj de l’ reĝino. — Tiu fama homo antaŭ nelonge mortpafis prefekton, kiu ne montriĝis tolerema kontraŭ la fiagadoj de l’ faŝista studentgvidanto. Poste „juĝistaro» unuanime liberigis lin de sub la akuzo de hommortigo, montrinte en la motivaro, ke estis la kolektiva animo indignita de la popolo, kiu mortigis per la mano de l’ studento la prefekton. — La fotografaĵoj montras lin kiel fianĉo en nacia kostumo kaj kiel li sidas antaŭ la juĝistaro. — Neniu.
Patriotismo de l’ burĝo
Lasttempe internacia situacio de malgranda Estonio multe ŝanĝiĝis. Antaŭe kvazaŭ ignoretata de siaj pli grandpotencemaj najbaroj, ĝi, post «glora kaj energia defendo de civilizacio kontraŭ ruĝa danĝero» (en decembro pasinta) kiam la estonia «demokratio» sukcesis «silentigi» laboristan movadon, droniginte ĝin en torentoj de lab-ista sango, rikoltis admiron de l’ tutmonda burĝaro kaj kiel ties «persona grata» (persono konsiderinda, favorato) akiris plenan samrajtecon ĉe aliaj randŝtatoj. Por demonstri plenan konkordon, regantan nun inter antaŭe iom rivalintaj Estonio kaj Latvio la prezidantoj interŝanĝis vizitojn. En majo sekvis vizito de finnlanda prezidanto, akceptita ankoraŭ pli pompe. Paradoj, festoj, bankedoj sekvis unu la alian. Kiom kostas ĉi «koralianco» al ŝtata kaso, montras aldona buĝeto jus prezentita de l’ registaro al la parlamento. Ĝi sumas 18 628 500 est. mk., destinitajn kovri la superelspezojn de l’ ŝtatestro kaj tiujn de l’ ministerio de justeco, devigita nutri pli grandan nombron de malliberigitoj ol estis antaŭvidite. Kvankam ĉiuj malliberejoj estas plen-plenaj ĉi tie, tamen estas dube ke la mizera nutrado de l’ arestitoj kostas al registaro pli multe ol luksaj festenoj prezidantaj. Vane malmultaj voĉoj aŭdiĝis kontraŭ troa pompo, ridinda por malgranda lando; ili perdiĝis en patrioteca fanfaronado de l’ gazetaro. Estas notinda fakto ke la domposedantoj, devigitaj ornami siajn domojn jen per latviaj, jen per finnlandaj flagoj, ankaŭ ekprotestis kaj deklaris ne plu partopreni en la flagornamado de l’ urbo, se la registaro ne malvalidigos loĝejluan leĝon, iom bridantan apetitojn de l’ domposedantoj. Por la burĝaro, predikanta al la popolo patriotismon kaj babilaĉanta pri «kara patrio», ne gravas ke lando estas baraktanta en malfacila ekonomia krizo, ke senlaboruloj senespere vagadas serĉante ajnan laboron — por la reganta klaso «supera politiko» kaj prestiĝo de l’ ŝtato estas pli gravaj ol kreskanta mizero de laboruloj kondiĉe ke la elspezoj estas pagataj de la popolo sed ne de ili. Sed apenaŭ tiu prestiĝo ekrilatas ilian monujon, la burĝoj forgesas siajn predikojn kaj faras malkontentan mienon kaj «flagstrikas». Nemo.
Panem et circenses!¹)
La mizerega stato de senlaboruloj en Polio. — La registaro pli malgrandigas la subvenciojn. — La registara buĝeto por senlaboruloj. — Proteststrikoj kun sangaj epizodoj.
En marto de k. j. la pola ministra konsilantaro eldonis disponon aprobitan poste de la sejmo (pola parlamento), kiu reduktas ĝis minimumo la ĝisnunajn malsatecajn subvenciojn por senlaboruloj per decido, ke en ĉiu familio nur unu persono rajtas ricevi laŭleĝan subvencion.²)
La leĝo pri senlaboreco ne povis forigi eĉ en plej eta mezuro la mizeron kaj malbonsorton laboristan. Subvenciojn oni fiksis tiel ridinde etajn kaj la ricevado estas ĉirkaŭstarigita per tiom da malfacilaj kaj humiligantaj formalaĵoj, ke la prenado de ĉi-subvencioj estas efektiva turmentado kaj terura plilongigo de la agonio de senlaboraj mizeruloj.
Sed la registaro kune kun la sejmo opinias, ke la ĝisnunaj etaj subvencioj estas lukso por la senlaboruloj; la registaro decidis ke decas devigi senlaborulojn alporti novajn oferojn sur altaron de burĝa financa sanigo. Do la registaro decidis forpreni de duono da senlaboruloj ĉi malsatecajn, almozulajn subtenojn, kiujn ĝi ĝis nun tiel avare disdonis. La registaro ne hezitis fari tion en momento, kiam krizo plej bone furiozas, kiam kareco iĝis formale «fiksita» kaj benaspergita, kiam la pacienco kaj rezisteco de la mizerularo elĉerpiĝis.
Ĉi momenton de la ekstrema elĉerpo kaj mizero elektis la registaro por ŝpari kelkajn milionojn da zlotoj je kosto de laborista vivo kaj sano. Ĉi-momenton elektis la kapitalista «leviatano» (t. e. nomo de la pola kapitalista unuiĝo) por ke per manoj de registaro seniĝu la senlaboraj edzinoj kaj patrinoj de la etaj subvencioj.
Miloj da senlaborulinoj puŝitaj per unu plumstreko al fundo de la mizerego ne povis konsenti kun dispono forpreninta de ili la lastan panpeceton.
La plej grandaj demonstracioj okazis en Łódź (elp.: ludj; centro de la pola teksindustrio, 514 000 loĝ., 1145 fabrikoj), kie la senigitaj de la subvencioj senlaborulinoj ricevis belegajn promesojn de la vojevodo (provincestro); kiam la promesoj ne estis plenumitaj, la senlaborulinoj denove are protestis kaj tiam la polico «faris ordon»
¹) Latine: «panon kaj cirkludojn!» — la postuloj de l’ roma popolo (antikvatempe). — Red.
²) Gefraŭloj ricevas 9 zlot, edzigitaj 12 zlot, familiestroj 14 zlot posemajne, se ili laboris en la lasta entrepreno almenaŭ dum 13 sinsekvaj semajnoj. La subvencio daŭras dum 26 semajnoj.
— página 4 —
4 — SENNACIULO
en konata maniero. Oni vane atendadas la promesplenumon ĝis hodiaŭa tago.
La registaro faras ŝparaĵojn de la malsatantaj, lacigitaj laboruloj. Sed ĉu ĝi ne arigas kaj malŝparas monon por celoj favoraj al fabrikantoj kaj uzuristoj? La elspezoj de la financa ministrejo ja suprensaltis de 1½ miliardoj (1924) ĝis 2,2 miliardoj da zlotoj (k. j.). En la daŭro de unu jaro la ŝtataj elspezoj kreskis je 50%! Nuraj elspezoj por la militistaro, polico kaj malliberejoj atingas pli ol 1 miliardon. Kaj kiom el tiaj sumegoj estas elspezataj por mildigo de la senlaboreco? Jen laŭ registara projekto ĉio kune 10 (legu: dek) milionoj, t. e. malpli ol 0,5% de la ŝtataj elspezoj. Nenio pli frapante nudigas ĉi ŝparkomedion. Nenio pli evidente pruvas al la laboristaro ke la nuna registaro same kiel ĉiuj antaŭaj estas kaj volas esti nur fervora efektiviganto de la kapitalista ekspluatado.
Alia momentbildo: La dudektrian de junio okazis en tuta Polio duhora proteststriko kontraŭ la senlaboreco. En Lwów (elp.: lvuo: Lemberg-Leopol, 220 000 loĝ.) la strikintoj kunvenis en la korto de la magistrata domo. Post kelkaj alparoladoj delegitoj estis senditaj vojevodejon (t. e. provincestrejo) por deklari la postulojn de la laboristaro. Ankaŭ la strikintoj en nombro de kelkmiloj ekmarŝis tien por sciiĝi la respondon de vojevodo. Estas substrekinde, ke ili marŝis en plej bona ordo, trankvile, sen standardoj ktp., ĉar ili kunvenis rekte el la laborejoj. En malvasta alirstrato la marŝo estis haltigita de fortega polictaĉmento kun pafpretaj fuziloj: «Disen!» La malantaŭe marŝantoj nenion sciinte antaŭenpuŝis la antaŭirantojn, kiuj ne havinte eliron, vole-nevole kunpuŝiĝis kun la kapitalgardistaro tuj uzinta bajonetojn. La laboristaro defendis sin per jetado de karbpecoj el proksime starinta karbveturilo, disŝiris la pavimon kaj jetis per pavimŝtonoj. Ekatakis rajdanta polictaĉmento, kaj gaje falis la sabrobatoj sur kapojn de la mizerularo jus forlasinta la ekspluatejojn por modeste memorigi la grasan burĝaron, ke iliaj fratoj malrapide mortas pro malsato ne havante laboron. La stratbatalo daŭris ĉ. 2 horojn. La gazetaro skribis pri kelkdek vunditoj, ne doninte precizajn ciferojn. Kulpaj estas laŭ burĝa ĵurnalaro memkompreneble «bolŝevikaj» provokistoj. Tio estas pruvita, ĉar ili trovis ĉe arestitoj «bolŝevikajn» flugfoliojn. Ho, vi malbonaj bolŝevikoj, kial vi provokis la policon al uzado de bajonetoj kaj sabroj?! Eble vi eĉ subaĉetis la registaron, por ke ĝi malplenumu la donitan promeson, komenci grandskalan konstruad-kampanion por mildigi la senlaborecon? La «bolŝevikaj» flugfolioj havis titolon: Interpelacio de la deputitoj el komunista deputit-frakcio en afero de nova limigo de rajtoj por senlaboraj gelaboristoj, enhavis la supre mallongigitan tradukon kaj estis laŭleĝe subskribitaj: Eldonita de la deputito Vojtiuk, Warszawa, sejmo. — Memkompreneble ĉi-flugfolioj estas la plej bona pruvaĵo, ke la tuta okazintaĵo estis verko de «bolŝevikaj» provokistoj. — Ridu, bajaco! Kortegano.
La ĉevala danĝero
Sur Balkana duoninsulo la vivo politika estas simila je fortbruanta fonto, certe, se la politikan vivon kompreni speciale balkane. La politika vivo en la soveta lando — tio ĉi estas la sovetaj kaj partiaj kongresoj, konferencoj, diskutoj, tezoj, decidoj . . . La politika vivo en la Okcidenta Eŭropo — tio ĉi estas la parlamentaj babilaĉejoj, la senesperaj saltoj de partioj kaj kabinetoj de ministroj, la dancoj de fiŝoj de demokratio kaj post ĝiaj kulisoj — la despota regno de kapitalismo. Sur Balkano la politika vivo — tio estas mortigitoj, ektranĉitoj, mortpafitoj «dum intenco por forkuro», ministroj, deputatoj, makedoniaj gvidantoj aŭ kaptitaj komunistoj. Alivorte, tio ĉi estas la labortago de nuna Balkano. Sed tie estas festoj ankaŭ. Pri la sanga festo en Bulgario ni scias jam . . . En najbara Jugoslavio la politika sensacio estas jam alia, pli senofenda. Jugoslavio estas premita, terorigita, surprizita kaj konfuzita . . . de sovetaj ĉevaloj. La danĝero enmoviĝis la sendefendan landon tiel neatendite kaj elemente, kvazaŭ el ĉielo. Alivorte venis la dia puno. Ĉu oni povas esti io pli simpla, ol ĉevalo? Ĉevalo, kiel ĉevalo. Sed, mirinde en malnobla ĉevalo estas politiko ankaŭ! La malĝoja historio pri la Trojana ĉevalo estas konata por ĉiuj. Sendube, la bolŝevikoj decidis ripeti la sperton de antikvaj grekoj. Videble, revolucio devus penetri Jugoslavion en internaĵo de ĉevaloj. Ekstere historio devenis kvazaŭ feliĉe. La soveta registaro ekaĉetis en Hungario grandan kvanton da ĉevaloj por SSSR. Ekaĉetita «ĉevala konsisto» devis sekvi trans Jugoslavio kaj Fiume en Odeson. De jugoslavia registaro oni ricevis la necesajn transportajn dokumentojn, por ke estu transportataj ĉevaloj. La unua transporto el 270 ĉevaloj feliĉe transiris la landlimon kaj alvenis jam en Rakek (urbo de Jugoslavio), kiam la rusaj blankuloj kaj simpatiantaj ilin serbiaj rondoj eksciis pri skuanta fakto. Doni la vizojn por bolŝevikaj, ruĝaj ĉevaloj? Ĉu ne estas tio ĉi la sama, kvazaŭ subhaki la lastan branĉon sub si? Tuta emigrantara Belgrado ekondiĝis kaj ekturnis sin. Oni povus preterlasi la blankajn ĉevalojn por estontaj generalaj enveturoj, tio ĉi estas sufiĉe bona, sed preterlasi la ruĝajn ĉevalojn! Ĝis kio ni ĝisvivis, ho, rusoj! Veturadis la lipharaj generaloj en veturiloj, krakadis la telefonoj kaj kunsidadis jugoslaviaj altranguloj. Venko! Bazante sin pri tio, ke la sovetaj ĉevaloj evidente (kial evidente?) estas antaŭmarkitaj por Ruĝa Armeo, ministerio de internaj aferoj malpermesis la transporton de ĉevaloj, kiel nepermesita, transportita materialo. «Nova tempo» kaj belgradaj dekstraj gazetoj presis laŭtajn notojn kaj artikolojn. Kial la fervoja estraro en Zagrebo permesis la transporton de sovetaj ĉevaloj? Kiel la jugoslavia konsulo en Budapeŝto kuraĝis doni la vizon por tiuj ĉi malnoblaj, komunistaj, ĉekistaj ĉevaloj? Estas necese esplori kaj urĝe! La esploro estis komencita. Ree krakadis la telefonoj, tordis siajn grizajn lipharojn la reŭmatismemaj generaloj: «Ni ne permesu! Ne preterlasu! Kia malbelo!» Monarĥia Belgrado estis triumfanta. Fari la venkon super 270 sovetaj ĉevaloj — ja tio ne estas la sama, kvazaŭ ŝafviro ternis. Ni militu ankoraŭ! Sed subite ekfrapis bato. Ofendo, malvenko, konfuzo. Hungaria registaro, por kiu estas interese vendi ĉevalojn al Soveta Unuiĝo, ekpostulis preterlasi la transporton de ĉevaloj trans Jugoslavion. Serbia diplomataro devis cedi. Kaj sovetaj ĉevaloj, malgraŭ malĝojo kaj ploro de «Nova tempo», faradas la vojaĝon trans reĝolando de Serbio, Ĥorvatio kaj Slovenio, kondukante per la oreloj kaj sonore frapante per la hufoj la plankon kaj la muretojn de vagonoj. Tremetu, jugoslavoj! Singardemu, la blankaj generaloj! Se por vi la fortikeco de ekzistanta reĝimo estas kara, ĉirkaŭigu la vojaĝantojn per triobla eskorto, sed nur ne ĉevala! Ja se eĉ unu el sovetaj ĉevaloj estos ekblekanta, tiam tuta ĉevalaro de Jugoslavio estos dispropagandanta sin kaj poste leviĝos. Ja en Rusio estas «bona rilato al ĉevaloj». Tradukis Ano (SAT n-o 3722) laŭ «Pravda» n-o 115
TRA LA KLASBATALO
La fama dekreto de l’ ministro Bérard, kiu malpermesis instruadon de esperanto en francaj lernejoj, estas oficiale nuligita (certe dank’ al la lastaj sukcesoj de esperanto en Parizo).
Tri el la sovet-aviadistoj ekflugintaj de Moskvo alvenis en Pekino (13. 7.).
En proceso kontraŭ 67 komunistaj «konspirantoj» la milittribunalo de Filipopel en Bulgario mortkondamnis 33 kamaradojn.
En tuta Germanio strikas la konstrulaboristoj. Nuntempe estas pli ol 120 000 personoj.
La tielnomata «maldekstra bloko» en Francio estas fendita. La socialistoj apartiĝis.
Je la fino de la nuna monato, la dungantoj lokaŭtos la karbministojn de Anglio. 300 000 el ili estas nun senlaboraj. Kaj dum normala periodo, 1 200 000 estas okupataj. Ili penas instigi aliajn sindikatojn iel helpi ilin. F.
Kongreso de Anglaj Satanoj okazos je fino de Aŭgusto. F.
La sindikatisto Amedée Bousquet, batalinto de la panista sindikato en Francio, lasttempe mortis en hospitalo. Li estis sep-dek jara. Dum sia vivo, li estis unu el la plej aktivaj batalantoj por la plibonigo de l’ vivkondiĉoj de la panistoj. Pro sia revolucia agado, multfoje, li konatiĝis la malliberejon. Ĝis sia morto, li restis honesta kaj sincera kamarado. 659
NIA DEVIZO: ĈIU VARBU NOVAN ABONANTON!
— página 5 —
SENNACIULO
5
DISKUTEJO
Pri la organiza temo
«Por kompreni, necesas ami», diris iu fama aŭtoro. Tion memorigis al mi la legado de l’ artikolo¹) de k-do Sproeck. Estas evidente, ke lia malnova, dekomenca malsimpatio por SAT malhelpas, ke li vidu ĝian veran figuron, ke li komprenu ĝian veran karakteron. K-do Sproeck vidas nur karikaturon, kiun kreis lia imago, kaj li prezentas ĝin dirante: kiom malbela, malsprita, maltaŭga, ridinda, ĉu ne?…
Blinda amo havas ankaŭ similan mankon. Ĝi emas vidi la amataĵon sub plej bela aspekto kaj sekve malatenti ties malperfektaĵojn. Necesas do rigardi per objektivaj okuloj kaj vidi ĉu la kritikoj de la internacianoj ĝenerale, kaj tiuj de k-do Sproeck aparte, estas ĝustaj kaj pravigeblaj.
Li diras: «Ni konstatas la fakton, ke en la landoj ekzistas propagandaj asocioj, ke mankas la internacia kunfando de tiuj asocioj. Tamen ekzistas SAT. Sed ĝi ne estas nek volas esti la internacio de la laboristaj Esp. organizacioj…»
Tio estas vera. Sed nia internaciano bedaŭrinde forgesis montri la necesecon kaj taŭgecon de tia «kunfando» de landasocioj. Unue mi rimarkigu, ke en la konstato de k-do Sproeck troviĝas tre atentinda eraro. Li ne devus diri: „en LA landoj ekzistas propagandaj asocioj», sed en kelkaj landoj. Sed eble tio ne gravas por lia tezo. Ja, sufiĉas la «kunfando» de du-tri landaj organizaĵoj por ke ekzistu unu internacio!…
SAT evidente ne volas esti ia internaciaĵo, tial ke tiu organizsistemo estas tute ne taŭga por mondlingvanoj. SAT volas esti aparato, celanta la praktikan utiligadon de esp-o sur tutmonda skalo. Ĉu ĝia strukturo ebligas tiun utiligadon pli bone aŭ plimalbone ol internacio el kelkaj landasocioj? Jen la demando kiun devus unue starigi kaj respondi la internacianoj. Sed por pravigi malpravan tezon ili sendube preferas konfuzon ol klarecon. Sufiĉas ja korekte prezenti al si la ĉeftemon de l’ problemo por ke oni tuj ekvidu, ke la SAT-solvo estas pli taŭga ol tiu proponata de la internacianoj.
Anstataŭ liveri bonajn argumentojn, k-do Sproeck almenaŭ faris mirindan eltrovaĵon. Jen vidu: «… la nuna socio kun siaj politikaj limoj ne lasas nei sin…»
Nu, kiu diris la malon? Kial do perdi la tempon por pruvi la ekziston de io, kion neniu neas? Temas pruvi, ke la esperantistoj, kvankam ili estas samlingvanoj devas tamen imitaĉi la nesamlingvanojn en sia organizado por apliki esp-on sur tutmonda skalo. Sed vane vi serĉus en la skribaĵo de k-do Sproeck iun ajn argumenton kapablan pruvi tion.
Ni daŭrigu ekzameni la kritikojn de nia internaciano. Sennaciismo estas nur «bela teorio» moktone li diras. Unufojon pli, mi demandas: kiu diris la malon? Jes, bedaŭrinde, sennaciismo estas ankoraŭ nun je teoria stato. Sed la samon oni povas diri pri socialismo, komunismo, anarkismo. Kaj vi, k-doj, kiuj propagandas kaj provas kiel eble efektivigi tiujn ismojn ne supozas certe, ke laŭ la vere mirinda argument-maniero de k-do Sproeck, tio «signifas la konstruon de domo, komencata ĉe tegmento.»
Sed SAT havas sektorojn. Ĉu estas io pli ridinda? Ĉu iam ajn la socio estos konstruita laŭ sektora maniero?
Kara internaciano, prefere sciigu al ni en kiu paragrafo de la SAT-statuto estas dirite, ke la estonta socio kopios certe la SAT-sektorojn. Vere, oni ne povas ne mallaŭdi tian metodon de diskutado, konsistantan en disturno de faktoj, en misigo de intencoj, en sofistigo de ĉio.
Ni ja kredas, ke la estonta socio por vivi pace devos malatenti ĉian ajn nacian aŭtonomion, devos sekve funkcii laŭ sennacieca principo. Ni scias, ke la krudaj riĉaĵoj ne dispartiĝas laŭnacie; ni ne malatentas, ke la kapitalismo per siaj trustoj kaj monopoloj jam nun organizas la produktadon laŭ sennacieca maniero. Sekve, la ĝermo de sennacieco jam ekzistas en la faktoj. Do, valoras la principo, kaj se mondlingvanoj provas laŭ eble jam nun obei ĝin, ili pli bone ol aliuj scipovas sekvi la fluon, kiu portas la homaron al neevitebla unueco.
Sed kie oni do uzas la sektorojn, demandas k-do Sproeck. Kaj li mem mokrespondas: — «por elekti sektorestrojn.» Jes, efektive, ili utilas nur por tio!… En la penso de la iniciatintoj de SAT ili ne havis alian rolon ol malhelpi, ke en la estraro de nia organizaĵo estu reprezentataj nacioj; ni volis, ke ĉe niaj kongresoj neniu povu paroli je la nomo de «sia» nacio, kiel okazas en ĉiuj internaciaj kongresoj. Neniun alian rolon ni difinis al la sektoroj. Se okazis, ekzemple, ke iu D. K.-ano sin konsideris kiel veran estron de «sia» sektoro kaj aldonis eĉ tiun titolon al sia subskribo, li per tio nur ridindigis sin, sed tute ne agis laŭ la ideo de la SAT-iniciatintoj.
Sed estus erare pensi, ke nia intenco instigi la SAT-anojn al kiel eble plej ofta ignorado de nacioj estas sensignifa laŭ eduka vidpunkto. Kiu do ne scias, ke en la laborista movado, internacie organizita, ofte naciaj konsideroj, naciaj frotoj, ludas gravan rolon, malhelpante veran unuecon de penso kaj agado? Tio estas neevitebla ĉe elementoj nacie grupiĝintaj kaj kutimantaj nur agadi nacie. Ili tute nature emas prikonsideri la problemojn je sia propra nacia vidpunkto. Kaj la samo okazus en ia internacio el esperantistoj. Ĉiu scias, aŭ almenaŭ devus scii, kiom granda estas la rolo, kiun ludas la medio, la kadro, la kutimo en la formado de nia menso. Nacia kadro neeviteble estigas naciistojn, eĉ ŝovinistojn. Sekve, se ni firme deziras, ke la sennacieca sento forte enplantiĝu en niaj koroj, ni ne devas malzorgi iun ajn okazon, iujn ajn rimedon por ignori la naciojn, por eliri el la nacia kadro, por kutimiĝi al eksternacia sentpens- kaj agadkapablo. Necesas insiste ripeti tion.
Nia samlingveco ebligas, ke en nia organizado por la apliko (mi ne diras por la propagando) de esp-o, ni ignoru la naciojn. Se tion ni ne farus, ni montrus filistran kaj rutineman spiritostaton tute ne indan je nia granda tasko, je nia nobla celo. Ni montrus, ke ni komprenas nenion pri edukado.
La sektoroj, kiel ili estas desegnitaj sur la mapo de la Jarlibro, havas nur simbolan valoron. Oni aliigu ilin je daŭbsistemo, je iu ajn alia maniero, krom la nacia, tio tute ne gravas.
Per sia kritiko, k-do Sproeck montris simple, ke li ne komprenas la edukvaloron de la mondlingvo. Tial, anstataŭ ridindigi la sektoran sistemon, li nur ridindigis sin mem, metante sin en la pozicion de kiuj provas ridindigi esperanton, kvankam ili ne penis por lerni kaj kompreni ĝin.
Jen eble pli serioza argumento, tial ke ĝi sin bazas sur fakto. Ni vidu. Por pruvi, ke la ideo de sennaciismo «elsekiĝis», k-do Sproeck notas, ke en S-lo. oni nur parolas pri «vivo de la laboristoj en Anglio, pri strikoj en Norvegio, pri Germanio, pri Rusio.»
Oni preskaŭ hontas esti devigata rebati tian «argumenton». Mi nur faru komparon. Jen aŭdu tiun kompatindan malsanulon, kiu senĉese parolas pri siaj doloroj kaj tutcitas la nomojn de siaj malsanoj. Doloras lia kapo, liaj piedoj, lia hepato, lia koro ktp. Kaj tamen li esperas resaniĝi; tiucele li streĉas la fortojn. Por li la sano ankaŭ estas tamen nur «bela teorio», tutcerte. Nu, karaj legantoj, kion vi opinius pri kiu mokus la kompatindulon? Vi certe pensus, ke la mokanto estas senhonta malafablulo, senkora cinikulo. Tamen k-do Sproeck ne timas sin meti en tute similan pozicion, kiam li riproĉas al nia gazeto, ke ĝi parolas senĉese pri nacioj.
Ĉu necesas insisti? Mi pensas, ke ne.
Mi daŭrigu serĉi, ĉu en la artikolo de nia internaciano ne troviĝas argumentoj pli diskutindaj: «La praktiko ankaŭ montris, ke ne estas eble dispartigi la movadon laŭ ‘por’ — aŭ ‘per’ Esperanto.»
Ĉu efektive la praktiko pravigas tiun aserton? Ni rigardu la realon, la vivon. Estas vere, ke ofte la samaj k-doj plenumas la por- kaj per-esperantan taskojn. Kion pruvas tiu fakto? Ĝi pruvas nur, ke tiuj propagandistoj estas agemaj kaj spertaj en la manipulado de la du aparatoj, sed ne, ke nur unu estas necesa.
Ĉu ne estas ankaŭ konstateble, ke en sindikatoj, kooperativoj, partioj kelkfoje estas ankaŭ la samaj fervoruloj, kiuj plenumas la diversajn taskojn? La konsekvenco, kiun tiras k-do Sproeck el la supre parolita fakto estas do tiel saĝa kiel jena propono, kiun mi faru laŭ lia speciala logiko: dispartigo de sindikata, kooperativa kaj partia laboroj ne estas ebla. Sekve necesas «kunfandi» la tri organizaĵojn en unu saman!…
- Oni vidu la n-ron 42.
— página 6 —
SENNACIULO
6
Sed jen ankoraŭ pli miriga aserto: «La laboro peresperanta nuntempe nur havas etan (eĉ nulan) valoron peresperantan.» Leginte tiun frazon mi eksaltis kaj demandis min kiel estas eble, ke inteligenta homo povas skribi tian plej evidentan sensencaĵon? Kompreneble ne decas refuti tian paradoksegaĵon. Sufiĉu noti unu fojon pli, ke nur la dekomenca malsimpatio de k-do Sproeck por SAT malebligas, ke li povu paroli pri ĝi kun ia plej elementa saĝo.
La posta frazo, kontraste je la antaŭa, estas almenaŭ tute vera. K-do Sproeck diras: «La laboro peresperanta valoras poresperante, por la propagando.»
Evidentege! Kaj en tio kuŝas la merito de SAT. Multaj k-doj povas aserti, ke la sperto montras, ke la provo de tuja aplikado de es-po sukcesis forviŝi ĉe kelkaj rondoj la malsimpation, kiun ili havis pri la mondlingva movado. Kaj oni jam povas antaŭvidi la tempon, kiam plu ne estos bezonataj poresperantaj aparatoj (landasocioj, aŭ «propagando-fakoj», laŭplaĉe) — dum aparato por apliko de la lingvo (SAT) restos ankoraŭ longe necesa.
Mi ekzamenis la plej ĉefajn riproĉojn, kiujn la internacianoj direktas kontraŭ SAT. Certe ne estas necese daŭrigi la refutadon de ĉiuj aliaj senbazaj kritikoj, kiuj svarmas en la artikolo de k-do Sproeck. La legantoj povas mem per atenta legado kaj serioza pripensado ekvidi, ke li disturnas la faktojn, kripligas la intencojn kaj sekve tute ne argumentas objektive. Lia malsimpatio igas lin miopa kaj nekomprenema.
Sed kial do ekzistas ĉe k-do Sproeck kaj kelkaj aliaj k-doj malsimpatio por SAT? demandos sendube la legantoj. Tion mi klarigos en sekvanta artikolo.
E. Lanty.
Unua Internacia Laborista Olimpio.
Je la 24.—28. julio ĉi-jare okazos en Frankfurt apud Main la Unua Olimpio Laborista. Antaŭ tiu ĉi aranĝo jam okazis kelkaj asociaj festoj de diversaj organizaĵoj, kiuj ankaŭ havis internacian karakteron, pro eksterordinare multnombra partopreno de fremdlandaj asocioj. Estu rememorigate pri la laboristaj sportfestoj en Praha, Leipzig, Zürich kaj Karlsbad. La plenumo de tiuj ĉi festoj kaj la solidara interkompreno de la kamaradoj kaŭzis la ideon pri Unua Olimpio Laborista. La oficejo de Lucerna Sportintern per ĉi-Olimpio Frankfurta okazigos revuon super la masoj, kiel ankaŭ super la teknika kapablo de la asocioj aliĝintaj al ĝi. La ekonomiaj cirkonstancoj, kiuj en ĉiuj landoj influas la vivon de la laboristoj, ne estas tro rozkoloraj kaj ankaŭ tute ne kuraĝigaj por la partopreno de individuoj al tiu ĉi granda aranĝo, sed tute ne allogaj por la gastoj el malbonvalutaj landoj. Tamen la Olimpio superos ĉiujn ĝisnunajn aranĝojn kaj aŭskultigos multajn rigardantojn pro la tondropaŝoj de la laboristsportuloj.
En pli ol unu rilato la Olimpio estas atentinda por la laboristaro. La sportejo, en kiu okazos la aranĝo, estas konstruita de la magistrato Frankfurta. Antaŭ la milito sur tiu ĉi loko staris la pafejo de la garnizono Frankfurta. Post la revolucio la tuta areno rekonstruiĝis, kaj komence de junio ĉi-jare transdoniĝis al la publiko en nova vestaĵo. Ti-kie[?] iam homoj ekzercadis, por lerni la pafadon por hombuĉado, nun estiĝis bonega ejo, kiu nepre meritas specialan atenton.
La tuta stadiono estas ĉirkaŭata de arbaro ampleksanta 34000 hektarojn (unu hektaro 10000 kvm). La stadiono ampleksas 39,5 hektarojn da areo en kiu troviĝas la konkurejo, la ludareno, ciklosportejo, la naĝujo, kaj lum- kaj aerbanejo kun ĉiuj necesaj kontoroj, ejoj por konkurjuĝantoj, sanitaristoj, alivestejoj kaj administraj ĉambroj. Per arboj kaj ĝardenaĵoj la unuopaj konkurejoj dispartiĝas, kaj bonege konstruitaj tribunoj havigas sid-kaj starlokojn, por pli ol 150000 personoj.
Ĉi-areno simbolas la renverson de la militarismo en sencoriĉa formo. Sur la ruinoj de la iama militista pafejo leviĝas la nova stadiono kaj ebligas al la laboristaro okazigi sian unuan olimpion.
Simbole ankaŭ impresas la projektita, por ĉi Olimpio afiŝo rilate al tiu ĉi stadiono, ankaŭ sur ĝi sportulo kun ruĝa standardo paŝas trans rompita militilaro kaj armiloj.
Al tiu ĉi Olimpio la laborist-sportuloj almarŝos kun la ruĝa standardo de la laboristaro. Ili ne laŭdos la konkurojn kiel nacian agon, kaj ankaŭ ne batalos por la venko de sia nacio, sed ili konkuros kontraŭ samideanoj, kontraŭ fratoj.
La faroj de la individuo ne estos vidataj en nacia prijuĝo kaj efiko, sed ili estos taksataj en la spegulo de popolforto kaj popolsaneco. La faroj de la individuoj kaj ankaŭ la prezentoj de la masoj estu la forta leviĝo de la pro laboro kurbigitaj dorsoj kaj de la al lumo kaj suno celantaj laboristaj masoj. La ekzercoj devas evidentigi, ke ili ne estas memcelo, sed ke ili ĉe la praktikantoj vekos memkonscion, kuraĝon kaj decidemon, kiujn ili en la batalo pro la vivo, pro la konservo kaj plibonigo de la ekonomia kaj politika situacio, bezonas ĉiutage.
La Olimpio devas servi al popol-interfratiĝo kaj interkompreniĝo, kaj la partoprenintoj al ĝi resonigos tra ĉiuj landoj:
Liberaj homoj ĉirkaŭu nin, luktantaj kun ni ĝis bona fin’, sed ne — sur sanga kamp’ de batal’.
C. Gellert Prezidanto de la Germana Laborista Gimnast- kaj Sport-Asocio.
Kongresanoj
kapablaj paroli en publikaj mitingoj, sin anoncu tuj skribe al la kongreskomitato.
SAT-anoj! Laboristoj!
La komitato de la V. SAT-Kongreso preparas grandan ekspozicion por la kongresa tempo. Ĉiu terangulo devas esti reprezentata! Ĉiu k-do devas nepre kunhelpi! Sendu tuj materialon, la afero urĝas!
Inter ni
Mi ricevis jenan leteron:
«Kara Iuelie,
«Vi diris, ke en SAT estas malmulte da konsciaj sennaciuloj; ke la plejmulto metas en la vorton sennaciismo nuran sencon de internaciismo. Eble, sed anstataŭ moktone riproĉeti, prefere vi klarigu la diferencon inter la du ismoj…»
Iuelĉie.
Pravas certe tiu k-do. Ni ja devas pli ofte ol ĝis nun klarigi en la organoj de SAT la signifon kaj veran karakteron de nia celo. Sed oni almenaŭ bonvolu prezenti al si la malfacilecon de la tasko.
Ĉu hodiaŭ estas eble skizi, eĉ nur larĝtrajte, la bildon de tutmonda mastrumado, funkcianta laŭ sennaciisma principo? Tion provante oni sendube trafus en la manion de utopiistoj kiel Cabet, Thomas Morus k.a. kiuj planis sociordon laŭ siaj pli malpli subjektivaj konceptoj. Ni eĉ ne kapablas priskribi tute precize la morgaŭan funkciadon de l’ socio, malpli do la postmorgaŭan.
Sed eble ne necesas doktrinan pritraktadon por ekvidigi ideologian diferencon inter ambaŭ ismoj. Mi provu per cito de kelkaj konkretaj ekzemploj.
Kiu vidas en esperanto nur helpan lingvon, nenial detruonta la naciajn, tiu estas internaciisto.
Kiu opinias la malon, tiu estas sennaciisto.
Kiu celas la nuran kuniĝon de aŭtonomiaj nacioj en iun internacion, tiu estas internaciisto.
Kiu antaŭvidas kaj provas akceli mondmastrumadon en kiu ĉiu ajn nacia aŭtonomio estos ignorata, tiu estas sennaciisto.
Kiu ĉagrenas pri la malvenko de sia nacio, kvankam li ne deziras ion malbonan por la venkinta, tiu estas internaciisto.
Kiu male pretas batali kontraŭ sia propra nacio, se li opinias ke ĝi ne reprezentas la plej efikan faktoron en la historia proceso, tiu estas sennaciisto.
Kiu asertas, kiel Jan Jores, ke malforta internaciisma sento malproksimigas de la patrio, dum forta proksimigas al ĝi, tiu estas internaciisto.
Kiu asertas, kiel Karl Marks, ke la proletaro ne havas patrion, tiu estas sennaciisto.
Amen!…
Iuelie
Sukceso de protestoj en afero Crouch-Trumbull!
Ni sciiĝas el Usono, ke post reesploro en Honolulu pri la afero Crouch — sekve de pluraj protestoj de diversaj societoj al Washington — oni mallongigis la juĝojn de Paul Crouch de 40 ĝis 3 jaroj kaj de Trumbull de 26 ĝis 1 jaro. Reesploro farita de Maj. Gen. Wm. R. Smith de Honolulu. Oni poste sendis la aferon al juĝist-advokato Gen. A. Hull, Washington, (kiu eble plu esploros).
— página 7 —
SENNACIULO
7
V. Kongreso de SAT
Wien, 11.—15. aŭgusto 1925
Gravaj sciigoj por la kongresanoj
Prezoj de fervojaj biletoj al Wien de
A) Limstacioj:
1 aŭstra ŝilingo = 10000 paperaj kronoj 1 dolaro = 7.09 ŝilingoj P = simpla vagonaro, R = rapidvagonaro
Gmünd (F. Jos. Bhn.) P ŝ. 6.— R ŝ. 9.— Passau (Westbhn) „ 10.— „ 14.— Salzburg „ „ 10.60 „ 14.60 Buchs „ „ 23.40 „ 31.40 Tarvisio (Südbhn) „ 14.20 „ 22.20 Villach „ „ 13.20 „ 19.20 Spielfeld „ „ 10.— „ 14.— Nickelsdorf (Ostbhn) „ 3.40 „ 5.40 Marchegg „ „ 2.20 „ 3.20 Lundenburg (Nordbhn) „ 3.40 „ 5.60
B) Gravaj eŭropaj urboj:
München, Germ. (Salzburg) P ŝ 10.60 + Mk. 7.70 R ŝ 14.60 + Mk. 9.20 Berlin, Germ. (Passau) P ŝ 10.— + Mk. 31.80 R ŝ 14.— + Mk. 33.— Leipzig, Germ. (Passau) P ŝ 10.— + Mk. 23.40 R ŝ 14.— + Mk. 25.— Dresden, Germ. (Passau) P ŝ 10.— + Mk. 26.30 R ŝ 14.— + Mk. 28.— Praha, Ĉ. S. R. (Gmünd) P ŝ 6.— + Kĉ. 50.— R ŝ 9.— + Kĉ. 56.— Budapest, Hung. (Nickelsdorf) P ŝ 10.— R ŝ 20.— Zagreb, S. H. S. (Spielfeld) P ŝ 10.— + Din. 67.75 R ŝ 14.— + Din. 133.75 Antwerpen, Belg. (Passau, Ronheide) P ŝ 10.— + Mk. 37.60 + bfr. 19.40 R ŝ 14.— + Mk. 39.10 + bfr. 19.40 Brüssel, Belg. (Passau, Ronheide) P ŝ 10.— + Mk. 37.60 + bfr. 18.40 R ŝ 14.— + Mk. 39.10 + bfr. 18.40 Paris, Francio (Salzburg, Kehl) P ŝ 10.60 + Mk. 28.40 + ffr. 66.80 R ŝ 14.60 + Mk. 29.90 + ffr. 66.80
Vizoj aŭ Vizomarkoj por enveturo al Aŭstrio Unufoja enveturpermeso!
germanaj ŝtatanoj: 10 orfrk., resp. 2 vizomark. ĉekoslovak. „ 5 „ „ 1 „ *) hungaraj „ 5 „ „ 1 „ *) italaj „ 5 „ „ 1 „ *) rumanaj „ 10 „ „ 2 „ polaj „ 10 „ francaj „ 10 „ belgaj „ 10 „ britaj „ 8 sh. jugoslavaj „ 50 din. letlandaj „ 15 ŝ. nederlandaj „ 6 hfl. svisaj „ 8 sfr. U. S. S. R. „ 20 ŝ. nur kun antaŭa envojaĝpermeso flanke de la Bundeskanzler Amt, Auswärtige Angelegenheiten: I., Ballhauspl. U. S. A. ŝtatanoj: 10 $
Hotelprezoj: II a rangaj hoteloj ŝ 6.50 ĝis 8.— III a „ „ ŝ 3.— „ 5.—
Manĝoj: matenmanĝo: ŝ —.50 tagmanĝo: ŝ 1.— (en komunkuirejoj) ŝ 1.50 ĝis 2.50 en modestaj restoracioj. vespermanĝo: same.
Komuna loĝado: la kongreskomitato prizorgas komunajn loĝejojn proksime de la kongresejo.
*) Ĉe senrimedeco senpage! (manipulacielspezo).
Propono XII
Ĉar la sperto montris ke multe da SAT-anoj ne povas veturi al SAT-kongresoj, pro malbona ekonomia situacio, kaj tamen rajtas partopreni ĉiujn laborojn kaj decidojn, tial ni proponas ŝanĝi la nunan 28an artikolon de la statuto per la jena teksto:
«Ĉe la kongresbaloto, ĉiu delegito rajtas je tiom da voĉoj kiom da anoj li reprezentas; li devas nepre porti rajtigilon surhavanta la subskribon kaj la SAT-matrikulon de ĉiu deleginto.
L. Glodeau 50, R. Berano 741, Roux 835, Tomas 4286, Mora 4156, Béard 3648, Bisey 2743, Cachon 24, Fontaine 5225, Naray 376.»
Propono XIII
La individuaj SAT-anoj de urbo aŭ vilaĝo kuniĝu kiel SAT-rondo, por komune vigligi la movadon en la koncerna loko.
SAT-anaro Leipzig.
Propono XIV
Nova punkto por la statutoj:
SAT-kongresoj kaj aliaj SAT-kunvenoj, en kiuj partoprenas SAT-anoj apartenantaj al diversaj socialistaj partioj havas la devon, redakti en nepre socialiste superpartia senco siajn deziresprimojn, rezoluciojn, flugfoliojn kaj aliajn publikaĵojn aŭ tekstojn direktitaj al diversnuancaj SAT-anoj. Ne devas en tiaj tekstoj unu sola socialista partio esti supermezure reliefigita kaj ne devas aperi en la teksto lokoj, kiuj povus ofendi la politikan senton de SAT-anoj. — La saman sintenon devas strikte¹) observi SAT-funkciuloj aŭ unuopaj SAT-anoj, se ili direktas deziresprimojn, rezoluciojn, tekstojn aŭ publikaĵojn al diversnuancaj SAT-anoj. — Personoj, kontraŭagantaj tion estos severe admonitaj kaj en speciale ŝarĝa aŭ ripetita okazo eksigitaj el SAT.
Proponas: SAT-ano n-o 962.
Propono XV
La redaktoroj de l’asocia organo kaj de eventualaj aliaj organoj de la asocio (Senn. Revuo ktp.) zorgu por tio, ke ne estu publikigitaj artikoloj de Idistoj aŭ Idoemuloj, kiuj artikoloj detruas la harmonion, kreas nur konfuzon, malhelpante seriozan prosperan laboron, kaŭzante ĉe multaj fervoraj SAT-anoj seninteresiĝon, forreston el SAT — sen plua realiĝo kaj estante tiamaniere la kaŭzo de forta membroperdo. La redaktoroj de l’asociaj organoj estu pro tio devigitaj kaj rajtigitaj ne represi tiajn artikolojn. Se la redaktoroj ne havas tempon por tio, oni donu al ili helpanton aŭ helpantojn, kiuj tion prizorgas.
Proponas: SAT-ano n-o 962.
La felietonon, alvokojn kaj div. jam kompostitajn raportojn ni devis prokrasti pro manko de loko.
Invito!
Karaj samcelanoj! Komune ni volas forgesi la teruran militon pasintan, kion ni povas ne pli bone fari ol per la ago en senco de la popola repacigo. Ni petas vin, venu al ni, al nia simpla tablo, estu niaj gastoj en nia hejmlando! Pasigu viajn feriojn venontajn ne en via hejmo, sed ĉe ni en servo de la popola repacigo. Kaj permesu al ni, pasigi nian libertempon, en aŭtuno aŭ venontan jaron ĉe vi! Per tia interkonatiĝo kaj interkompreniĝo ni fine devas atingi la neeblecon de militoj en la estonteco kaj la triumfon de la homara kulturo. Laŭ la projekto neniu estos devigata resti en unu loko, sed oni povas ŝanĝi la restadejon, ekz. dum unu monato 2-, 3- aŭ 4-foje, tiamaniere samtempe akirante geografian scion. Bonvolu skribi al Gust. Böhm, Chemnitz, Postfach 625, (Germanio) de kiu vi ekscios pluajn detalojn.
¹) rigore — Red.
Grava Sciigo
Dufoje ĉiumonate, — lastan ĵaŭdon antaŭ la dekkvina kaj lastan ĵaŭdon de monato je la 13¹⁰—13⁵⁵ horo laŭ Mez-Eŭropa tempo okazos esperantaj radioparoladoj, transdonataj el Moskvo per la radiostacio je la nomo de Komintern (ondlongo 1450 metroj). La unua parolado okazas 9-an de julio.
Tiuj radioparoladoj estas aŭdeblaj per kristala detektora ricevilo radiuse 800 ĝis 1000 kilometroj kaj per malgranda (du-tri katodlampoj) fortigilo-amplifikatoro — radiuse 2000—3000 kilometroj, kaj per plej granda fortigilo ankoraŭ pli vaste. Tiuj distancoj de aŭdebleco rilatas por anteno alta 15—20 metrojn.
Ĉiuj gekamaradoj[?] estas petataj traduki la supran sciigon nacilingven kaj nepre enpresi tiujn numerojn, kie ĝi aperos laŭ la adreso: Moskvo, Poŝtkesto 630, Sovetlanda Esperantista Unuiĝo. Por Esperanto-Radio-sekcio. Krom tio mi persiste petas ĉiujn gekamaradojn sendi laŭ la supremontrita adreso notojn, rimarkojn, anoncojn kaj eltranĉaĵojn el gazetoj kaj ĵurnaloj pri aŭdebleco de la radioparoladoj supre anoncitaj. Komunikante pri propraj observoj, oni ne forgesu komuniki ankaŭ per kiaj ricevaparatoj (alteco de anteno, kristala aŭ lampa ricevilo, kiom da lampoj k. t. p.) oni sukcesis aŭdi niajn esperantajn radioparoladojn.
Teknika administranto de Radiostacio je la nomo de Komintern A. Kazakeviĉ (SAT 3967)
KORESPONDADO
TARIFO
Korespondado: Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. MALLONGIGOJ: L = letero. PK = poŝtkarto. PI = poŝtkartoj ilustritaj. PM = poŝtmarkoj. bfl = poŝtmarko sur bildflanko. k.ĉ.l. = kun ĉiuj landoj. esp.aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
Bulgario — K-do Vasil Tabakov, fabriko Kovaĉev, Gabrovo, dez. koresp. k. maŝintrikistoj de ĉ. l. Nepre resp. al ĉ. tiaj faklaboristoj.
Ĉekoslovakio — K-do Carlo Jirka, trida ĉeskosl. legir[?], 37, Ĉes. Budějovice, pri ĉ. temoj (krome pri sporto) k. ĉ. l., L., PI. — K-do Robert Burghard, Brand, n-o 109, Tannwald, pri ĉ. temoj, L, PK, PI. bfl. k. ĉ. l. Certe resp.
Francio — K-do Henri Veirman, 52, rue de Tourcoing, Mouvaux (Nord) L, PK, k. ĉ. l.
Germanio — K-do Herbert Sonne, Helenenstr. 3, Limbach i. S., dez. raportojn pri div. temoj, (ŝakludanto tre agrabla). — K-do Georg Kraft, Hallorenstr. 1, Halle a. S., dez. interŝ. PI, PM, k. ĉ. l. — K-do August Maier, Hagerstr. 306, Erding i. Ob. Bay. pri komunismo k. naturbelecoj, L, PK, bfl, k. ĉ. l. Certe resp.
— página 8 —
SENNACIULO
8
— K-do Herbert Hofmann dez. koresp. kun gek-doj de l’tuta mondo, precipe kun Bulgario, Turkio kaj Sud-Rusio. Pritraktas ĉiujn temojn laŭ scipovo kaj interŝ. belajn koloritajn vidaĵ- k. artkartojn. Aliajn dezirataĵn aĵojn mi sendos laŭ ebleco. Adr.: Schisslerstr. 15, I, Augsburg, Bavario. — K-do Willi Gross, Plauenschestrasse 1 a, Werdau i. S., dez. koresp. pri ĉiuj temoj. Certe resp.
Sovet-Unio — K-do D. Albanov, Arkadak (Saratov. gub.) pri sociologio k. vivkondiĉoj en div. landoj precipe kun ekstereŭropaj, L, PI. — K-do Voldemaro Curanov, B. Tatarskaja ul. Sanitarnyj per, 5, Minsk, pri ĉ. t. k. ĉ. l. — K-dino Klara Volina, Volodarskaja ul. 12, lĝ. 4, Minsk, L, PK, PI, k. ĉ. l., resp. garantias. — K-dino Sarra Rozental, Volodarskaja, ul. 9, lĝ. 2, Minsk, pri div. temoj, L, PK, k. ĉ. l. — K-dino Z. G. Fedorova, Arbat, 8, kv. 11, Moskvo, pri div. temoj k. ĉ. l., precipe pri sporto, L, PI. Nepre resp. — K-dino Polina Vitaŝova, Balabolina ul. 6, Serdobsk, Sarat. gub. pri aktualaĵoj kaj vivkutimoj. — K-do Novokreŝĉenov Aleksandro, Jeleznodorojnaja 51, Serdobsk, (Sarat. gub.) pri instruistaj k. laboristaj temoj. — K-do Naum Johin, Grajdanskaja 19, kv. 22, Leningrad, dez. koresp. pri socia k. lab. vivo k. ĉ. l., nepre resp. — K-do Karmolitov, V. K., Hospitalnaja ul. 31 kv. 14, Minsk, interŝanĝas PK, PI, PM, k. ĉ. l. Sendu unue. — K-dino Valentinoviĉ, M., Velij, Pskovsk. gub., pri sporto, medicino, interŝ. PI, PM.
PENSU PRI LA VARBADO!
[REKLAMO p.8] Nepre havinda verketo E. LANTY La Langue Internationale Ce que tout militant ouvrier doit connaître de la question ENHAVO Antaŭparolo. — I. La historia proceso kondukas al lingva unueco. — II. La rolo de la homa volo en la historia proceso. — III. La internacia lingvo ekzistas. — IV. Historia resumeto. — V. Oni ne ektrovas dufoje Amerikon: pri la surogatoj de esperanto; kelkaj komparaj tekstoj; pri perfekteco rilate lingvon. — VI. Esperanto estas vivanta lingvo: kelkaj faktoj inter multaj aliaj; praktikaj aplikadoj; esperanto estas literatura lingvo. — VII. Esperanto je la servo de la proletaro: Sennacieca Asocio Tutmonda; kiel ni utiligas esperanton; du konkretaj pruvoj. — VIII. Kelkaj konkludaj proponoj. — Bibliografia indekso. 72 paĝoj, plus 6 kromtekstaj portretoj: Lunatĉarski, R. Rolland, H. Barbusse, E. Toller, Purcell, Nathans Havebla ĉe: Fédération Esperantiste Ouvrière 177 rue de Bagnolet, Paris (XI e) Prezo afrankite 2,75 fr.
KONGRESPARTOPRENONTOJ, NE FORGESU VIAN MEMBROKARTON!
RECENZEJO
Libroj.
La lasta kravato de Aleksy (Stanisl. Balinski), Biblioteko de Pola Esperantisto, I., 24 pĝ., prezo 50 gr.
Terura aventuro, en kiu ludas ĉefrolojn rusa elmigrintino kaj rusa bolŝevika sendito, kiu (kompreneble) enamiĝas en la virinon. Ŝia mistera morto, la sangmakulita kravato de A., lia arestiĝo kaj aliaj dramecaj epizodoj skuas la legantan. Iun literaturan valoron la rakonto ne havas. — Kial la tradukinto ne esperantigis la vortojn «spleen» (spleno) kaj «comptoir» (kontoro)? «Ĝis al» (pĝ. 17) estas gramatika eraro.
Quedlinburg proksime al Harz. Gvidfolio 6-paĝa, ilustrita, eldonita de Urba Trafik-Oficejo.
Gazetoj
Represis el S-ulo: Ruhr-Echo, Essen, 23.6., Let. el Sofio (S. 37), Vestsvenska Kuriren, Göteborg, Strikb. el Ĉekosl. (S. 35), Alvoko de brit. lab. gvid. (S. 31), F. D. Politiken, Göteborg, la sama.
Enpresis div. artikolojn: Daily Herald, London, 23.6., 29.6., 1.7., anguloj en esp. kaj angla trad., Sovetskaja Bjelorusi, Minsk, 24.5., pri SAT. Social-Demokraten, Stockholm, 3.7., longa art. pri radio kaj esp., kun kliŝoj de esp. gazetoj, Munkaskultura, Budapest, regule presigas esp. angulon kun sciigoj de HLES, L’Humanité, Lyon, 2.7., Esp. en la servo de proletaro, Esp. Hejme, Kazan, enpresas multajn art. por subteno de SAT kaj ĝiaj organoj.
[REKLAMO p.8] Grave! Germanlingvanoj atentu! Grave! Ĵus estas eldonita de SAT-anoj en Berlin la 2. serio de german-lingva propaganda flugfolio-afiŝeto «SAT-Esperanto» Por ĉiu varbanto kaj propagandanto ĉi-valora agitilo estas necesega! Malgraŭ pli bela aspekto kaj pli granda enhavo ol en serio I la novaj flugfolioj estas pli malmultekostaj!! (Komparu la antaŭajn kaj nunajn prezojn!) Mendu amase! Por la movado kaj nia sukceso! La regajnota sumo estas bazo por plua SAT-propagando en Germanlingvio! La flugfolio havebla post antaŭa pago ĉe k-do H. Muravkin, Berlin-Grunewald, Friedrichsruher Str. 30, poŝtĉekkonto Berlin E. Muravkin N-o 148098. Prezoj inkluzive afranko en germ. markoj por 1000 ekzempleroj Germanio, Aŭstrio 13,20 aliaj landoj 17,10 „ 500 „ „ „ 6,80 „ „ 8,60 „ 100 „ „ „ 1,50 „ „ 1,75 „ 10 „ „ „ 0,17 „ „ 0,22 Ĉe specialaj informpetoj aldonu respondafrankon.
[REKLAMO p.8] LABORISTOJ KAJ OFICISTOJ! Vizitu VIAJN magazenojn kaj provizu vin NUR en ili! Kooperativaj magazenoj en Vieno: III. Erdberastraße[?] 23 | VII. Lerchenfelderstraße 1 | XX. Wallensteinplatz 6 V. Margaretenstraße | XVI. Neulerchenfelderstraße 73 | XXI. Brünnerstraße 46/48 6 filioj en la provinco
[REKLAMO p.8] APERIS PETRO APERIS KURSA LERNLIBRO POR LABORISTOJ 64 paĝoj. Kun ilustraĵoj. Tute simple kaj kompreneble por ĉiu estas priskribata per 30 mallongaj ĉapitroj la vivo de laboristo, komencante de lia infaneco kaj kondukante trans ĉiujn malfacilaĵojn de laborplenaj vivjaroj ĝis lia morto. Prezo: 0,70 mk. g. por malbonvalutaj, 1.— sv. fr. por bonvalutaj landoj. Por membroj la kutima rabato. Eldona Kooperativo de SAT Administracio de SAT
Presejo: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG
N.º 44, 30 de julio de 1925
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
1-a Jaro, N-o 44[BILDO p.1 | 40,6,66,15] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, flankita de la vortoj «APERAS» kaj «SEMAJNE»
APERAS S.A.T. SEMAJNE
- Julio 1925
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
[BILDO p.1 | 7,14,90,30] Kaplinio de la gazeto: granda ornama titolo «SENNACIULO» en arka kadro kun la devizo «Esperanto je la servo de l’ tutmonda proletaro»
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
Redaktoro: N. BARTHELMESS Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz
Gvidanto: Ekzekutiva Komisiono de SAT 23, rue Boyer, Paris XX
Administranto: R. LERCHNER Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz
Neforgesebla datreveno
Oni tradicie rememoras kaj festas la 10., 25., 50. kaj 100. datrevenojn de iu grava okazintaĵo. Iun el tiuj datrevenoj oni havis en pasinta jaro: la 10-jaran datrevenon de l’ tutmonda milito. Spite al kutimoj kaj gazetaj tradicioj, kiuj notas pri «rondciferaj» datrevenoj, mi ne povas resti sen ion diri ankaŭ okaze de l’ 11-jara datreveno.
Tiu ĉi dato estas neforgesebla: la viktimoj kaj suferoj de internacia proletaro vivateste montras al ni, ke l’ dato de l’ milito estas brule stampita sur korpo de l’ socio. Neniam tiom da viktimoj kaj mizeroj laborantaj masoj havis nur dum unu jardeko kaj neniam en historio de l’ homaro oni estis konstatintaj tiajn postsekvojn de l’ milito, kiajn havas la nuntempanoj.
11 jaroj pasis de post tiu terura tago, kiam imperialistoj okazigis la militon. Dum 4 unuaj jaroj daŭris freneza interbuĉado de l’ popoloj. Preskaŭ la tuta laboranta viraro, — milionoj da laboristoj kaj agristoj, estis fortiritaj el siaj laborejoj kaj viktime por sangavida militdio Moloko, estis kvazaŭ dispistitaj en kolosatra pistujo; poste venis ĝis nun daŭranta periodo de sklavismo, kiu kreis por proletaro reĝimon de punlaborejo, — kiam kontraŭ ĉiu protesta movado de l’ dungitaj sklavoj kaj sklavigitaj popoloj en kolonioj agresema kapitalistaro respondas per teroro kaj punekspedicioj.
Laŭ burĝaj historiistoj, la historio neniam ripetiĝas. La nuna sklavismo multe diferencas de tiu antikva sociordo, kiam la homo estis «cirkulebla varo»; almenaŭ antikva Romo ne havis tiajn subtilajn rimedojn de sklavigado, kiuj karakterizas nian epokon.
Tial por nuna periodo oni trovis pli belan nomon «stabileco de kapitalismo» …
Socialismo ankoraŭ ne venkis kapitalismon definitive en tutmonda skalo. Tamen du gravajn venkojn konstatis la historio. La unua nekontestebla simptomo de l’ venko estas la evidenta fakto: Sovet-Unio kun proletara registaro en landaro, kiuj ŝajnis esti la pej fortika fundamento de l’ absolutismo; la dua venko: de ĉiuj agnoskata imperialisma karaktero de l’ tutmonda milito. Ankoraŭ ne malaperis la freŝeco de tiu impreso kiam tutmonda burĝaro kaj socialpatriotoj indigne bojadis kontraŭ tiuj internaciistoj, kiuj dum konferencoj en Cimmervald kaj Kintal antaŭ la vizaĝo de l’ vundita socio, grimacanta pro konvulsioj de l’ milito, proklamis la alvokon: „for la raban militon de imperialistoj. Vivu la interklasa milito, liberigonta la popolojn!» Tamen nun la imperialisma karaktero de l’ milito estas kontestata de neniu el burĝaj sciencistoj.
Ekz., germana burĝa sciencisto Schulze, rafinita malamiko de socialismo, en sia verko, dediĉita al milito, interalie diras: «ju pli longe la tutmonda ekonomia vivo estos sub influo de obstina frenezularo, des pli fariĝos neevitebla tiu danĝera rezulto, kiu minacas al la mondo, ĝisfunde ruinigita per potenco de rabemaj imperialistoj en financfortaj ŝtatoj. La alia burĝa eminentulo, itala eksministro F. Nitti, en sia verko «Eŭropo sen paco» skribas: «Post la venko de Antanto la mikroboj de malamo elmontras sian disvastiĝon en formo de naciaj egoismoj, imperialismo kaj konkeremo» … Ĉu malaperis nun tiu postmilita nebulo, kiam la kialoj de l’ milito estas «marksane» konceptataj de ĉiuj klasoj de burĝa socio? Ne, la lastaj jaroj post Versajla paco, de post kiam eksilentis la kanonoj sur batalkampoj, ankoraŭ plidensigas tiun sangan nebulon, kiu vaporiĝe leviĝis super buĉejo de imperialista milito. Estas karakteriza la respondo de iu norvega ministro, demandita de ĵurnalistoj baldaŭ post versajla pac-traktato. Li ironie estis dirinta: «vi demandas min, kion mi atendas de tiu ĉi paco? De-nun mi atendos «belajn vortojn, malbonajn agojn kaj la novan militon«…
Efektive, la kapitalismo dum postmilita periodo venis en senelirejon, de kie estas ebla nenia eliro sen nova milito. La interklasa antagonismo dum lastaj 11 jaroj atingis plej altan gradon de sia akuteco malgraŭ ĉiuj penoj de burĝaro kaj oportunistoj por malfortigi ĝin. La postmilita kapitalismo ne povas fiksi la nivelon de sufiĉa bonstato; la vivnivelo de laboristaj masoj malaltiĝas pli rapide. Por evitigi la krizon kaj ribelemon de l’ subprematoj, la kapitalistaro plifortigas la ekspluatadon, lasante milionojn da laboristoj ekster la fabrikejoj. Sed tiu ĉi recepto de l’ socia kuracado, konsumanta laboristaran forton, ne havigas deziratan rezulton. La kresko de interklasa lukto, malkontento ne nur de proletaro, sed ankaŭ de agristaro, ekribeloj de koloniaj popoloj, revoluciemo de Oriento, vekita per eĥo de proletara revolucio en Sovet-Ruslando, — ĉio ĉi kredigas al burĝaro, ke ĝia potenco estas ĉiam perdebla, kaj Kominterno estas tiu
— página 2 —
2 SENNACIULOaŭguro, kiu ĉiam memorigas pri la morto. La burĝaro jam ne povas sin defendi per ordinara armeo el mobilizitaj vilaĝanoj kaj laboristoj por kvietigi ribeleman proletaron. Ĝi estas devigita uzi novajn metodojn por sin defendi. Faŝistaro estas speco de burĝa armeo, organizita laŭ klasa principo, dank’ al kiu la burĝaro sukcesis venki en la unuaj bataloj.
Ĉiu potenca ŝtato, regata de imperialistoj, en la kondiĉoj de l’ tutmonda ekonomia disfalo, tendencas venki la krizon per propraj fortoj sed per kostoj de siaj najbaroj. Tiuj ĉi tendencoj rezultigas akutan interluktadon de plej potencaj regnoj, kiuj en prepara periodo de latenta milito, grupiĝas laŭ ŝanĝoj de l’ politika vetero. Dank’ al izoligo de Sovet-Ruslando kaj ekonomia dekado de Meza Eŭropo la antagonismoj de Usono, Anglio kaj Francio akiras la karakteron de nesolvebla problemo. La tendencoj de usona imperialismo vastiĝas trans oceanon kaj plaŭdigas la ondojn ĉe la bordoj de anemia Eŭropo. Pretigante la armilojn por-kontraŭ Usono, Anglio samtempe tendencas fari siaj vasaloj apudajn landojn de meza kaj orienta Eŭropo. Por konservi sian mastrecon sur kontinento, Francio por rezistado kontraŭ Anglio jen projektas strategian fervojon trans Saĥaro, jen akiras bazon per milito en Maroko … Kompreneble Anglio dum certa periodo devas konsideri agresemon de francaj imperialistoj, sed tiu ĉi neceso nur pliakutigas la ekzistantan antagonismon inter ili, ĉar por atingi tutmondan hegemonion, Anglio neeviteble devas fari Francion influata regno.
La burĝaj imperialistoj de ĉiuj landoj sin ne demandas, ĉu ili havas sufiĉe da fortoj por nova milito; ili ne demandas ankaŭ la permeson de tiuj klasoj, sur kies ŝultroj kuŝas la tuta pezo de laboro por restarigo de ruinigita socio. Kiel furioza fluo de l’ torento, la mondo rapide proksimiĝas al nova milito, kvazaŭ celante plej baldaŭ solvi la turmentan krizon, kiun kreis la milito kaj di-socio de l’ tutmonda ekonomio.
Du fortoj renkonte iras unu kontraŭ la alia: «nova» (per sango de malvenkitaj popoloj renovigita) Usono kaj kaduka kapitalisma Eŭropo. La potenca, financesana kapitalismo de Usono ne tre tendencas novan militon: ĝi estas kapabla per pacaj rimedoj subigi tutan Eŭropon, trapenetri ĝin laŭlarĝe kaj laŭlonge per ekonomia influo kaj eĉ aĉeti ĝin tutkorpe kun ĉiuj intestoj. De tio aperis «pacifismo» de usona burĝaro, tre trankvila pro financa grasiĝo. Ekonomie dekadanta Eŭropo ne povas kontraŭstari konkuradon de pli potenca Usono. Tamen eŭropa burĝaro ankaŭ ne volas esti manĝita de sia kontraŭulo kaj preferas manĝi la aliajn. Pro tio devenas «armada febro», kiu skuas la malsanan korpon de tuta Eŭropo. Ĉiuj landoj pligrandigas la armilojn por ĉiuspeca batalo: por batalo sur tero, en aero, en akvo kaj sur maro, kaj eĉ por kemia kaj bakteriologia milito, — per venengasoj kaj bomboj kun infektivaj mikroboj.
Paralele kun planoj al l’ ekonomia konkerado, flanke de Usono, Eŭropo preparas planojn de grandioza milito.
Meze de tiuj ĉi rapidflugaj torentoj de diversaj antagonismoj, imperialisma konkeremo kaj konkurado, apartan situacion havas Sovet-Ruslando, kies politiko laŭiĝas konforme ne al financaj interesoj de regantaj trustoj, sed konforme al ekonomiaj interesoj de tutmonda proletaro.
Nun plenumiĝis grandioza transflugado de ruslandaj aeroplanoj laŭ linio: Moskvo-Pekino. La transflugado celas demonstri teknikajn sukcesojn de ruslanda aviado kaj solidarecon de ruslanda proletaro kun ĉina popolo, subpremata de imperialistoj. «Saluton al ĉina popolo» estas skribita sur ŝvebiloj de sovetaj aeroplanoj. Kaj kiel kruda kontrasto kun tiu bildo en imago de ĉiama leganto de l’ ĵurnaloj konturiĝas drednoutoj, ĵus venintaj en havenon de Shanghai kun 10 000-soldata angla armeo, kiu ne avaros la kuglojn por regali ĉinajn strikantojn kaj sklavigi ĉinan popolon.
Sovet-Unio jam transpaŝis la limon, post kiu restas malantaŭe la periodo de akuta klasbatalo kaj nacia malamo. Sovetaj respublikoj rapide progresas laŭ vojo de paca konstruado. La landlimoj de Sovet-Unio samtempe estas la limoj de du mondoj, kaj tiuj limoj pli forte ol milionoj da voĉoj avertas pri pereo de malnova mondo de kapitalismo.
Sed kiam la pereo minacas al klasa sociordo, kreita de ekspluatistoj, la lastaj provas savi ĝin per milito. Kiam pro tondrego de kanonoj, eksplodoj de falantaj bomboj tremas la tero kaj ĉio vivanta sur ĝi, kiam ĉies buŝoj parolos malamon, tiam dungitaj sklavoj de kapitalo ne havos tempon por pensi pri siaj klasaj interesoj. Tiel kredis kaj nun opinias la burĝaro. Jen kial malgraŭ sia senfortiĝo kaj abomeno ĝi avide celas trinki refoje el sangoza torento de l’ milito.
La proletaro, kiu per maldolĉa sperto ekkonis la veran karakteron de l’ «defenda» milito, nun ne permesos sin trompi. Nun ĝi volas fini danĝeran ludon de burĝaj imperialistoj. Laborantaj masoj scias, ke nur socialismo liberigos la homaron. Ekzistas nur sola forto, kiu evitigas frenezulan batalon inter popoloj. Ĝi estas la forto de kreiva laboro. De kiam la laboro unuigas la proletaran armeon per fortikaj ligiloj de internacia solidareco, la regantaj imperialistoj en ĉiuj landoj bonege komprenas la danĝeron, kiun havigos okazebla milito. La laboro kreas kaj la milito detruas. Tial ĉiujare, kun ĉiu datreveno de eŭropa militaro, ni ĉiam ripetas: proletaroj de ĉiuj landoj, gardu vin kontraŭ nova trompo! Vivu la enlanda interklasa milito, liberigonta la homaron!
N. Krassovskij.
Mallonga Skizo de Labormovado en Japanio
Historio ĝishodiaŭa
Socia movado dum mondmilito. — Impulso de la Rusa Revolucio. — Refortiĝo de kapitalista klaso. — Disfalo de sindikata movado. — Ŝanĝo en la metodoj de sindikata agado. — Senfruktaj unuiĝ-provoj. — Eksigoj kaj novfondo.
Estas depost 1918, kiam labormovado reale kreskis en Japanio. Ĝis tiam japanaj laboristoj havis preskaŭ nenian organizon, kaj je tia kondiĉo estis ekvilibrataj kapitalo kaj laboro.
Maltrankvileco de l’ socio kaj sociaj ideoj kiuj estis ege evoluantaj dum kaj post la mondmilito impulsis kaj vekis longe dormintan japanan laborklason ekspluatatan. Plue la venko de l’ Rusa Revolucio en 1917 treege impulsis laboristojn. Ili ekmemkonsciis siajn fortojn. Sindikatmovado rapide evoluis, ekvilibro inter kapitalo kaj laboro rompiĝis, kaj la stato bone malvolviĝis por laborklaso. Multaj sindikatoj naskiĝis dum mallonga tempo: 11 en 1918, 71 en 1919. 417 strikoj en 1918, 497 en 1919 okazis kaj multparto el tiuj finis per venko de laboristoj.
Kapitalistklaso grade plenigis sian batalpovon, mobilizante siajn tutajn potencojn ekonomian, politikan kaj idean, la kapitalo komencis mortbatalon. Plue ekonomia krizo, kiu abrupte atakvenis en marto 1920, malbonege influis al la labormovado. La batalo iĝis defendema por laborklaso. En ĉi-jaro nur 282 strikoj okazis.
Pro malfacileco de laboro kaj senesperiĝo je politika kampo la gvidideo de l’ sindikatmovado grade iĝis sindikalisma, kaj ĉi-ideo subigis «movadon je postulo de universala voĉdono» — kio ekokazis 1919 en la sindikatoj.
Daŭra stagnacio ekonomia pereigis malĉastajn sindikatojn kaj ordigis pli bataleme la restintajn. Sindikalismo havis sian prosperon je la movado en 1921, sed la movado grade apartiĝis de la amaso kaj malfortiĝis. Ekaperis penso, ke marŝdirekton oni devas ŝanĝi.
Por plenigi sian batalpovon kontraŭ ekonomia stagnacio kaj atako de l’ kapitalistklaso, laborsindikatoj projektis tutfederacion de l’ sindikatoj. En septembro 1922 la fondkunsido de tutfederacio estis malfermita, sed post longa diskuto, malsameco de l’ ideaj bazoj, sur kiuj staras sindikatoj — unuigismo kaj liberfederismo — rompis la notindan kunvenon.
Depost la disiĝo de projekto de tutfederacio, la ideo de sindikalismo ekmalprosperis en la movado. «Ŝanĝo de
— página 3 —
SENNACIULO 3l’ marŝdirekto» estis insistata, kaj kun moto «al amaso» la ideo de Marksismo ekprosperis en la sindikatoj.
La terura tertremo en la distrikto de Tokio 1. 9. 1923, pro kio 300 000 domoj brulis, 100 000 homoj pereis, 9 000 fabrikoj ruiniĝis, kaj 50 000 laboristoj senlaboriĝis (ankaŭ pro kio 9 gvidantoj de la sindikato en Tokio estis fimortigitaj de policanaro), igis pli realemajn manierojn de la sindikatmovado.
En ĉi-jaro Jamamoto-Kabineto deklaris baldaŭan efektivigon de l’ universala voĉdono. Plimulto da sindikatoj sintenis utiligi parlamenton kiam u. v. estos efektivigata.
En 1925 bilo de universala voĉdono finfine pasis la parlamenton, kaj samtempe estis konsentata bilo por «tenadi sociordon». Ĉeflinio de ĉi-lasta bilo estas ke tiu kiu organizas kaj aniĝas societon, kiu celas reformi nacian konstitucion aŭ regformon, nei privatposedrajton, estu kondamnata per 10-jara punlaboro.
Nun ĉi-kruela bilo leĝiĝas kaj estas efektivigata, kaj ekbaras vojon de l’ laborista movado.
* * *
Disduoniĝo de N. R. S. (Japana Laboro-Tutfederacio)
Nun en Japanio estas 3 958 000 laboristoj, el kiuj nur 230 000 estas organizitaj, kaj Nippon Rôdô Sôdômei (Japana Laboro-Tutfederacio) havas 28 000 membrojn, nur 12 % de la organizitaj. La nomo de Tutfederacio estas nura nomo. La federacio estis tamen la plej potenca el la sindikatoj kaj estis gvidanto de l’ japana labormovado. Deklarante «ŝanĝon de l’ marŝdirekto» je sia kongreso en 1924, la N. R. S. dekstren ekmarŝis, kaj eraro tuj sekvis. Kriante la moton «al amaso», la gvidantaro de N. R. S. kompromisis kaj kooperaciis kun kapitalista klaso kaj registaro. Al laborklaso nenion alportos krom kapitulaco la kompromiso kaj kooperacio kun kapitalisto en hodiaŭa stato kiam japana kapitalismo jam atingas la finon de sia evoluo. La gvidantaro de N. R. S. perfidis laborklason por akiri siajn privatajn profitojn. Ĉi-fakto estis malkaŝata okaze de l’ kongreso en 1925 de la federacio per akraj demandoj de kelkiuj ĉeestantoj. La ĉefoj intencis eksigi ĉi-demandintojn pretekstante ke ili estas malordigantoj de la N. R. S. Reformigmovado de la federacio sekvis. Burokratigita profitsoifa gvidantaro kuraĝe eksigis siajn kamaradojn longtempe kunlaborintajn kiuj kaptis la okazon kaj aliĝis reformigmovadon. 30 sindikatoj kaj 12 000 membroj apartiĝis de la N. R. S.
La eksigitoj kunsidis en majo kaj fondiĝas Nippon Rôdôkumiai Hjôgikai (Interkonsilsocieto de Japanaj Laborsindikatoj). Okaze de ĉi-fondiĝo ree ĝenerala federacio estas ekprojektata inter batalemaj sindikatoj krom N. R. S. Ĝis nun tutfederacio estis ofte projektata, sed ĉiam baris tion la imperialisma sintenado de la N. R. S.-a gvidantaro.
Baldaŭ ni povos raporti fondiĝon de vera tutfederacio de l’ sindikatoj.
Satano 2504.
La Bukureŝta komunista proceso
Sub ĉi-nomo estas konata en la tuta lando la procedo postsekvinta al la en decembro 1924 okazinta arestado de l’ gvidantoj de prol. movado.
Tiutempe estis arestitaj ĉirkaŭ 600 gekamaradoj, gvidantoj de l’ unueca sindikata kaj de komunista movado. Ĉe la «sigurancoj» (kiu ne jam konas ĉi-institucion?) trafis ilin la besta batado kaj la perforta devigo por subskribi deklaraciojn, en kiuj ili konfesas siajn «kulpojn». — De la diversurbaj «sigurancoj» oni transportis ilin en subteran karceron de Jilava, kie la gekamaradoj per malsat- kaj soifstriko klopodis devigi la karcer-estraron por plibonigi siajn statojn kaj por esti reliberigataj. Okazis ekz., ke k-do Dobrogeanu malsat- kaj soifstrikis 36 tagojn por esti reliberigita! Oni imagu: 36 tagojn nenion manĝi, nenion trinki! Vizitis ilin ĵurnalistoj ekster- kaj enlandaj, ankaŭ Costa-Foru (fama publicisto rumana, sekretario de rumania sekcio de «Ligo de Homrajtoj»), kiu eĉ eldonis broŝuron enhavantan la deklarojn de arestitoj, lian komenton. — Sekve de la malsat- kaj soifstrikoj kaj de tiu broŝuro, kaŭzintaj grandan indignon de l’ demokrataj kaj vilaĝanaj rondoj, la k-doj estis iom post iom reliberigataj, tiel, ke je la fino de aprilo restis nur 53 gekamaradoj akuzataj el la arestitaj 600! Tio-ĉi karakterizas la «sigurancojn», kiuj arestas homojn pogrande nur por pravigi sian ekzistadrajton, kaj post kiam oni suferis la teruran batadon, malsatstrikojn, la juĝantaro reliberigas la plimulton, ĉar ĝi trovas nenian motivon por povi akuzi ilin. — La restintaj 53 estis akuzitaj pro aparteno al fremda registaro kaj pro kunlaboro kun ĝi por renversi la nunan reĝimon de Rumanio, (oni sciu ke la Rumania Kompartio, nuntempe nelegala, aliĝis la III. Internacionalon). La akuzantaro motivis la akuzon per la identigo de Kominterno kun soveta registaro, malgraŭ ke plej eminentaj intelektuloj, politikistoj demokrataj klopodis pruvi dum la traktado, kiel defendatestantoj, ke Kominterno estas tute separatigita de soveta registaro. Dum la traktado, kiu entute daŭris 36 tagojn, la akuzitoj denove malsatstrikis por devigi la juĝistaron je plibonigo de stato: 16 k-doj el la akuzitoj, kiuj estis reliberigataj antaŭ ol komenciĝis la traktado, tamen devis ĉiutage prezenti sin ĉe la traktado; do tiuj-ĉi 16 gek-doj la 25. de majo subskribis deklaracion, en kiu ili deklaras, ke ili ne sentas sin kulpaj kaj ne ĉeestos la klasjuĝadon. De tiu tempo ili tute malaperis kaj ne estis troveblaj malgraŭ la febra serĉado de l’ ĉiuurbaj fisigurancoj. — La 9. junio okazis la kondamno, kiu tekstis jene: 3 k-doj estas kondamnitaj «in contumaciam» je 10 jaroj da pundomo,
1 k-do je 5 jaroj da pundomo, 2 „ „ 3 „ „ „ 1 „ „ 2 „ „ „ 1 „ „ 1 „ „ „ 10 „ „ 1 „ „ malliberejo kaj 10 000 leoj da monpuno, 2 „ „ 6 monata malliberejo, 4 „ „ 4 „ „ 13 „ estis malkondamnitaj.
La 24. de junio okazis la traktado de l’ formalaperintaj 16 komunistoj, kiuj estis kondamnitaj ĉiuj «in contumaciam» je po 10 jaroj da karcero.
Skribemulo.
TRA LA KLASBATALO
La Ruhr-teritorio estas liberigata de la okupaciaj trupoj (belgaj, francaj) dum tiuj ĉi tagoj.
La granda komunista manifestacio kontraŭ la milito ĉe Paris planita por la 2. 8. estas malpermesita de la registaro.
Radiĉ perfidis la revolucian tradicion de sia partio kaj konsentis partopreni en la nova registaro de Jugoslavio.
Delegitaro de germanaj laboristoj, kiuj estas studontaj Sovetion, alvenis post vizito de Leningrad en Moskvo.
En Lisboa denove okazis oficira ribeleto, kiu rapide estis subpremata de la registaro.
Centra Komitato de Rusia Komunist-Junularo publikigis statistikon pri la nombro de kom. junuloj en Sovetio. La kom. junularaj org-ĵoj tra Sovetio nombras 1,503,000 aktivajn kaj aspirantajn membrojn.
Laŭ decido de l’ Mongolia registaro, la armeo de l’ sendependa mongolia ŝtato estas alinomigita je «Ruĝa Popola Armeo».
Tra Sovetio estas atendata bona grenrikolto. Kiel sekvo oni atendas diskreskon de l’ industrio kaj komerco. — La metalurgia, mineja, teksa industrioj je aŭtuno plilarĝigos sian produktadon, malfermos novajn entreprenojn kaj varbos milojn da laboristoj. En nura Ukrainio estas konstruotaj 22 novaj fabrikoj kaj uzinoj. — Pliviglĝos la fervojcirkulado dum aŭtuno.
Aperis komunikoj pri la senĉese kreskanto nombro de «labkor-oj»¹) en Sovetio. La nombro de labor., junular., vilaĝ., sindik. kaj militist. korespondantoj atingis 100 000. Moskva «Pravda» havas 1000 koresp., «Gudok» (Signalfajfilo) 5000, Siberia „Gudok» 600, Blankrusio havas 2000, la Donec-karbbaseno 2000, Kirgizio 700, Uzbekio 500. Estas «labkor-oj» inter tataroj, kirgizoj, turkmenoj, ĉuvaŝoj, ĉinoj ktp.
Averto!
La sovetiaj gekamaradoj estas denove tre petataj, neniakaze sendi ajnan poŝtaĵon senpere el Sovetio al Rumanio, ĉar en Bukureŝto estas en la centra poŝtejo starigita speciala komitato, kiu kontrolas eĉ p.-kartojn, malfermas leterojn ktp. Bonvolu ĉi tion bone prtatenti la sovetia gek-daro! [sic: «priatenti» presita kiel «prtatenti»][?]
Spertinto.
¹) Laboristaj korespondantoj.
— página 4 —
4 SENNACIULOLa Leipziga sindikata festo 1925
Malgraŭ varmega julia vetero la ĉi-jaran sindikatan feston en Leipzig partoprenis giganta hom-amaso. Pompan aspekton prezentis la interesa kaj longega festdemonstracio, kiu portis kun si grandan aron da afiŝoj kaj transparentoj kaj kondukis en sia mezo bele dekoritajn veturilojn, simboligantajn la diversajn metiojn. Tiel la transportlaboristoj, la libropresistoj, la felistoj, la konsum-unuiĝo, la konstrulaboristoj kaj la metallaboristoj kaj la multaj aliaj metioj estis prezentintaj siajn arte ekipitajn veturilojn. Tre bele ankaŭ efikis la sportulaj batalionoj, kiuj formis grandan aron. Ne estu forgesate mencii, ke ankaŭ la esperantistaj kamaradoj kune partoprenis la iradon kun standardo, afiŝoj kaj dometo, sur kiu oni povis legi la SAT-devizon: «Esperanto ne estas la celo de nia agado, sed nur rimedo por atingi la celon.
Rimarkinda ne nur estis la eksterordinare grandnombra partopreno je la festo, sed ankaŭ la fakto, ke ĝi, kvankam kelkaj politikaj grupiĝoj forte sin trudis al la okuloj, montris la tendencon al unuecigo de la sindikata movado. Laŭ sindikatoj kunigitaj, marŝis unuece socialdemokratoj kaj komunistoj. Tio certe estis la plej bela trajto de la ĉi-jara sindikata festo. Ni esperu, ke ĝi estas bona signalo por la estonto! Vivu la sindikata, vivu la laboristara unueco!
B.
DISKUTEJO
Pri la organiza temo
(Daŭrigo)
Lastan semajnon, mi montris, ke la kritikoj, kiujn faras al SAT k-do Sproeck kaj aliaj internacianoj estas senbazaj, subjektivaj kaj ke la sinteno de la kritikantoj estas klarigebla nur per ilia dekomenca malsimpatio kontraŭ nia organizaĵo.
Hodiaŭ mi provu klarigi la kialon de tia malsimpatio. Por tion fari necesas nur ekrigardi malantaŭen. Necesas memori, ke, en 1914, k-doj Rauschenbach, Kloeck, Sproeck kaj aliaj estis interkonsentintaj pri starigo de esperantista internacio. Jam presita estis projekto de Statuto¹). Sed la milito eksplodis. La projekto ne povis do ricevi tujan efektiviĝon. Sed ĝi estis zorge konservata kun la espero, ke, post ĉeso de l’ milito, finfine venos la favora tempo kiam ĉiuj esperantistoj entuziasme alprenos la bonan, dum jaroj maturiĝintan projekton. Bedaŭrinde, ĉi-tie en Paris tiu projekto ŝajnis al ni tute necelkonforma, neniel respondanta al la nepra neceseco de aparato ebliganta la tujan aplikadon de esperanto por la klasaj celoj de l’ proletaro tutmonda. Ni starigis alian projekton, kiu ricevis la aprobon de multaj k-doj el diversaj landoj. Sekve, ni malhelpis la efektiviĝon de la antaŭmilita projekto tiom kara al la internacianoj.
En tio kuŝas ilia dekomenca malsimpatio kontraŭ SAT.
Mi memoras kiom da leteroj mi interŝanĝis pri la temo, en la jaroj 1920—21, kun k-do Rauschenbach, kiu estis tiutempe redaktoro de «Der Arbeiter Esperantist» kaj kiun k-do Sproeck anstataŭas en tiu ofico. K-do Rauschenbach argumentis tutsame kiel la hodiaŭaj internacianoj. Neniam li konsentis aliĝi al nia organizaĵo, kiun li opiniis nepre fiaskonta. Eble pro tio, ke la profetata fiasko ne okazis, li preferis aliĝi al la «neŭtra» UEA, kies delegito li estas nun!! Notinde estas, ke la eksredaktoro de Der Arbeiter Esperantist estis (eble ankoraŭ estas) komunisto kaj fervora klasbatalulo.
K-do Kloeck ankaŭ neniam konsentis aliĝi al SAT. Senĉese li klopodis por starigo de ia internacio. Lia malsimpatio kontraŭ nia organizaĵo plurfoje manifestiĝis en «Intermembra Informilo«, organo de Nederlanda Federacio de Lab. Esp., per atakoj tute malĝustaj kaj eĉ, plej riproĉinde, rifuzis publikigi nian ĝustigan respondon. La legantoj prijuĝu mem tiun konduton …
K-do Sproeck laŭdinde aliĝis al SAT. Sed hodiaŭ ni spertas, ke tio estis nur taktiko, ke li ne rezignis je la intenco trudi la malnovan, antaŭmilitan projekton. Kompreneble neniel li estas pro tio riproĉinda. Li ja rajtas en la kadro de nia organizaĵo defendi sian vidpunkton.
Tamen necesas noti, ke k-do Sproeck konkludis sian artikolon per kvazaŭa minaco. «Fondo de internacio certe okazos«, li profetas. Povas esti. Sed tiaokaze, kiuj estos respondecaj pri la disiĝo de la laboristaj esperantaj fortoj? Ĉu la internacianoj aŭ la sennacianoj? …
Ĉi-lastaj starigis asocion, kiun povas aliĝi senescepte ĉiuj klasbatalemaj esperantistoj. Tiu organizaĵo jam ekzistas kaj funkcias de kvin jaroj. Vane oni provus montri, ke ĝia strukturo ne taŭgas por la praktika aplikado de esperanto. La faktoj cetere montras ĝian taŭgecon ĉiutage. La sperto pruvas, ke ni direktis la esperantan laboristan movadon sur ĝusta vojo. Se la entrepreno ne kreskas tiel rapide kiel dezirinde, tio rezultas ne nur de l’ kontraŭemo de la internacianoj, sed ankaŭ kaj ĉefe de la malbonaj cirkonstancoj, ekzistantaj en la postmilita periodo, kiun ni travivas. Ĉu oni ja povas malatenti, ke SAT estas malpermesata en kelkaj landoj; ke mizera situacio malhelpas multajn k-dojn partopreni nian movadon?
Konsidere la rezultojn jam atingitajn de nia organizaĵo dum tiuj malfavoraj cirkonstancoj, ĉu oni povas prave hipotezi, ke ili estus pli grandaj se, anstataŭ SAT, ekzistus la internacio? Mi restas firme konvinkita, ke ne. Eble la internacio estus iom pli multanara. Sed ĉu tio pruvas, ke ekzistus pli da laboristoj serioze praktikantaj esperanton? Ĉu estus pli da verkoj eldonitaj? Ĉu niaj esperantlingvaj presorganoj havus pli da abonantoj; unuvorte ĉu la k-doj povus tiri pli da profito el la scipovo de esperanto?
Jen kiel oni devas prezenti al si la problemon por trovi ĝustan solvon.
Mi restas ĉe la konvinko, ke se, en 1920, oni efektivigus la projekton de la internacianoj, hodiaŭ ni ne havus monatan revuon, semajnan ĵurnalon kaj la dekon da volumoj, kiujn jam eldonis SAT.
Kompreneble mi ne pretendas, ke ĉio estas perfekta en la SAT-aparato. Ne malpli ol iu ajn mi vidas la mankojn. Sed la sistemo taŭgas, la direkto donita al la laborista movado ĝustas. Ni paŝas sur la bona vojo. Sekve necesas nur perfektigi la aparaton, plilertiĝi en ties manipulado kaj antaŭeniri — ne tro atentante subjektivajn riproĉojn de malkontentuloj.
Ankoraŭ unu vorton. La SAT-anaro havas la rajton ŝanĝi la Statuton de sia organizaĵo. Se la plimulto decidus, ke la nuna sennacieca strukturo devas esti aliigota en internacian, mi obeus la decidon, kvankam mi restus konvinkita, ke tia ŝanĝo estas ega maltrafaĵo.
Per tiu deklaro mi celas montri, ke mi konsideras pli grava la unuecon de la esperanta movado laborista ol la pravecon de iu principo. Sed mi kredas ne erari, opiniante, ke la granda plimulto da SAT-anoj volas konservi la sennaciecan strukturon. La sennacianoj ne malesperas konvinki la internacianojn.
La Novo venkos la Malnovon …
E. Lanty.
¹) Estas interese noti, ke en tiu statutprojekto estas parolite nur pri propagando de esp-o, neniel pri ĝia aplikado. Jen karakterizaj citoj: «Celo … b) subteni la propagandon por la disvastigado de la mondhelplingvo Esperanto en la popolamaso ĉiulanda … d) Rilate al nacieco, politiko, religio kaj ĉiuj ajn personaj konvinkoj la Internacia Lab. Esp. Asocio rezervas neŭtralan karakteron …«
Unuecforma aŭ unuecspirita movado?
(vidi Sennaciulo n-o 39)
K-do Demidjuk en sia artikolo provas dividi la unuecformecon kaj unuecspiritecon de SAT laŭ la reformo. La reformo proponata temas pri tute unueca organizaĵo, do unuecforma-unuecspirita!
La malgranda analizo en la komenco de l’ artikolo estas ĝusta, nur post la superskribo «praktikaj rezultoj» komencas nelogikaĵoj. La k-do dubas, ke kun aŭtomata SAT-aniĝo samgrade altiĝos la SAT-aneco de novaj membroj. Laŭ la reformo la propagando de sekcioj lingvoregionaj ĉefe akcentos la sennaciismon, pro la praktika sennaciismo oni lernu Esperanton. Do anigante novajn membrojn ni antaŭe klarigas aŭ ili mem iom klariĝas pri la sennacieco.
Per la amas-aniĝo unue plifortiĝos la bazo de sennacieca movado, due SAT firmigos sian materian bazon. La novaliĝontoj cetere estos ne pli malbonaj sennaciuloj ol multiuj el la nunaj SAT-anoj.
Krom tio neniam forgesu ke SAT ne nur estas propaganda kaj praktikserva organizaĵo, sed ankaŭ eduka.
Ni devas anigi al SAT ne nur jam pretajn sennaciulojn, sed ankaŭ tiujn, kiuj eĉ nur simpatietas. SAT havas la taskon eduki ilin sennaciecen!
— página 5 —
SENNACIULO
Ankaŭ se la materia bazo de SAT fortiĝos, nia literaturo sennacieca kreskos, pligrandiĝos la ebloj de niaj tutmondaj servoj kaj aranĝoj — rezulte la spirita unueco kaj membro-edukado nur pliboniĝos.
Malĝuste estas se oni asertas, ke la novaj prop. sekcioj havos la samajn celojn, kiel la nunaj prop. organizajoj. Kial? La nunaj prop. organizajoj sin okupas pri por-esperanta propagando kun iomete da praktika servado (konkure al SAT), ili plejparte ignoras la sennaciismon kaj havas siajn membrarojn, kiuj konsistas ne nur el propagandistoj, sed ankaŭ el pretaj lingvospertuloj-ne-SAT-membroj.
La prop. sekcioj havos la taskon nur propagandi (ĉiujn praktikajn servojn transprenos SAT) por Sennaciismo kaj Esp-o nacilingve, ili konsistos nur el propagandistoj SAT-anoj. SAT ne rajtas propagandi nacilingve, sed pro tio la nacilingva propagando porsennaciisma estas unu el la ĉefkondiĉoj de nia sukceso ĉe organizajoj kaj proletaraj rondoj. Ĝis nun pri sennaciismo oni preskaŭ nenion aŭdis, pro tio suferas nia populareco kaj ne tiom efikas niaj penoj praktike servigi nian lingvon. Sen nacilingva propagando koncentrita, ni restos sufiĉe longtempe en infaneca stato.
La zorgojn pro celkonforma organizo en landoj de blanka teroro, plej bone forigas k-do Kolĉinski en sia lasta artikolo «Sur la vojo al unueco» (S-ulo n-o 37). Tie kie la situo ne permesas la starigon de prop. sekcio, tie restu la nunaj organizaj formoj, sed tio tute ne malhelpos la efektivigon de reformo en Anglio, Sovetio, Germanio, Francio k. a. En ĉiu lando la reformo estas efektivigebla kaj efektivigenda!
Temas ne nur pri «algluo de SAT-matrikulo», sed ankaŭ pri evoluigo de SAT al amasorganizajo.
La diverseco de niaj organizajoj, el kiuj multaj enhavas ne tro SAT-emajn elementojn kaj revojn pri anti-SATa aŭ ekster-SATa «ruĝverda internacio», nun tre malhelpas nian disvolviĝon.
Ĉiu armeo havas pli da ŝancoj por venki, se ĝi estas unuece organizita kaj enhavas unuecan spiriton.
La celo de reformo kunforĝi tian armeon, krei faktan form- kaj spiritunuecon. 2921.
Pri niaj vojoj, pri niaj zorgoj
Jam antaŭ du jaroj, en Cassel, la gvida rezolucio de nia kongreso akcentis, ke SAT havas du flankojn de sia organiz-karaktero — la kulture-edukan kaj la teknike-servan. Laŭ tiuj du vojoj, direktitaj ja al la sama celo — al la praktika utiligo de Esperanto por bezonoj de proletaro, devis disvolviĝi nia laboro. Kaj taksante niajn sukcesojn dum lastaj du jaroj ni estus malpravaj, forgesinte iun el ambaŭ nomitaj karakter-flankoj de SAT.
Ne estas bezona longa kaj tre detala analizado por konstati, ke ne ĉie ni egale sukcesis, ke ne ĉiam ni egale atentis ambaŭ niajn taskojn.
Semajna «Sennaciulo», literatur-scienca «Sennacieca Revuo», eldonagado de nia Kooperativo kaj laste-naskiĝanta «Biblioteko de Sennaciulo» atestas, ke ni metis multajn fortojn kaj zorgojn rilate la kulture-edukan taskon de nia organizajo. Vere, niaj eldonajoj estas ja ankaŭ penetritaj per la teknike-servaj tendencoj, sed tio ne elĉerpas la taskon. Gazeto estas kaj povas esti nur la akso, ĉirkaŭ kiu disvolviĝas la praktika laboro. Gazeto povas esti organizanto de la praktike-serva laboro, ĝia helpanto kaj akcelanto, sed ĝi ne povas plene anstataŭi tiun laboron mem.
Mi tute ne intencas diri, ke ni plene forgesis la praktike-servan laboron, kies planon skizis por ni la gvida rezolucio de Cassel-kongreso. Ni ne forgesis ja tradukadon de artikoloj el niaj presorganoj — pri tio atestas la recenzejo de Sennaciulo. Mi tute ne intencas diri, ke niaj membroj ne faris gravajn praktikajn servojn al informpetantaj kaj trapasantaj ilian urbon k-doj. Male mi scias pri la gravaj servoj efektivigitaj — sufiĉas eble citi, ke en mia loĝurbo dum lasta jaro k-doj helpis al kvar venintaj el alilando SAT-anoj, trovinte por du laboron, helpinte al la tria en liaj klopodoj antaŭ partiaj organoj pri sendo al laborejo kaj loĝiginte lin ĉe k-doj, trovinte ankaŭ por la kvara k-do laboron kaj loĝiginte lin ĉe si, dumkiam li pli ol unu monaton estis senlabora. Se mi aldonos, ke ĉiuj kvar estis manlaboristoj kaj ke du el ili tute ne havis rezervan monon eĉ por manĝi — estos klara la graveco de tiuj SAT-servoj. Mi ne dubas, ke similajn faktojn povus citi ankaŭ aliurbaj k-doj, sed mi estas tute certa, ke ni povus triobligi, dekobligi tiajn faktojn, se ni ankoraŭ pli multe adaptus nian SAT-aparaton al tiuj praktikaj taskoj, se ni agus pli organizite.
Jes, ni ne faris tiun laboron organizitece, ni ne plenumis (aŭ ne ĉiuloke ni plenumis) la deziresprimon de Cassel-kongreso, rekomendinta ke ĉiu sufiĉe multanara SAT-grupo eligu el si kelkajn k-dojn, kiuj dediĉu sin plene al la praktika SAT-laboro.
Kaj tial ni denove devas atente pridiskuti dum la Viena Kongreso tiun ĉi nian taskon. Ni devas detale pritrakti la demandon pri plia perfektigo de labor-aparato kaj ĝia adapto al la praktikaj celoj de nia Asocio, kaj ĉefe — ni devas skizi la planon, kiamaniere ni efektivigu niajn decidojn kaj el deziresprimoj faru konkretajn atingojn. Dum la kongreso ni devas serĉi rimedojn por ke niaj lokaj perantoj — la dentradoj de nia labor-mekanismo — estu ne sole nur rimarkeblaj sur marĝenoj de Jarlibro litero «P», sed por ke ili estu funkciuloj de la praktikserva SAT-aparato.
Tio tute ne signifas, ke nur tiu unu k-do el ĉiuj samurbaj SAT-anoj plenumu la servojn — en proleta medio ne deca estus tiu sistemo; ni nin edukas pri la solidareco ne por krei el ni apartajn oficistojn kaj burokratajn aparatanojn. Tute ne — ni devas zorgi, ke ĉiuj k-doj partoprenu en plenumado de la praktikaj servoj, kaj la loka peranto estu kvazaŭ nur dejoranto, kiu disponas ĉiujn rimedojn por ajnamomente funkciigi la servaparaton de sia urbo. Li devas scii, kiun peton povas kaj kapablas plenumi ĉiu SAT-membro de lia urbo; li devas scii en kiu industrifako laboras k-doj kaj kiu el ili povas kolekti necesajn informojn pri laborkondiĉoj en sia fako; kiu k-do havas eblon viziti necesajn instituciojn; kiu k-do povas loĝigi ĉe si kaj kiu povas akompani tra la urbo la venintan alilandan SAT-anon. Kaj posedante tiel detalan «adresaron» de siaurba SAT-anaro la loka peranto povas esti nome la funkciulo, kiu rapide direktas la venintan peton al ĝia fakta plenumonto kaj kontrolos la faktan plenumon.
La freŝa jarlibro de SAT raportas al ni, ke ni havas membrojn jam en 769 lokoj en 40 landoj, jam en 23 sektoroj, jam en ĉiuj 5 kontinentoj de nia terglobo. Do estas jam sufiĉa bazo por komenci perfektigon kaj plenan funkciigon de nia serv-aparato — jen estas la fakta organiza problemo de SAT dum niaj tagoj, kiun ni devas ne nur priparoli dum la kongreso, sed kiun precipe ni devas tuj efektivigi laŭ la vojoj, kiujn elektos la kongreso.
Ni devas klare konscii, ke varbado al SAT estas varbado al SAT-ideo kaj ke SAT-ideo estas nome la praktika servo per Esperanto al la proletaro.
Nia sennaciismo neniel estas nuda doktrino, samideanojn por kiu ni serĉas inter la varbatoj. Nia sennaciismo estas nia proleta ideologio de aktiva, agema solidareco, kontraŭbatalanta ĉiuspecajn barojn, kiujn metas por ĝi naciismo, kaj ilies kaŭzon mem. Kaj kiel aktiva solidareco ĝi enhavas ne nur la ideon, sed ankaŭ la agon, alivorte — plenumadon de la servoj. Varbante al SAT ni do varbu al tiu sennaciismo kaj la varbitojn ni eduku en la spirito de tiu sennaciismo, por ke ili estu agemaj kaj solidarece servopretaj membroj de nia organizajo. Ni varbu per nia konkreta servo-kapablo por proletaro kaj ni eduku niajn novajn membrojn, por ke ili veninte al ni pro praktika valoro de niaj servoj fariĝu mem kapablaj plenumi la servojn.
Tute sincere mi min turnas al tiuj kamaradoj, kiuj celante kreskigi SAT, tiras nian atenton al la formoj de proleta esp-movado: kamaradoj — gravas ankaŭ la enhavo; ne sufiĉas amasigi brikojn por konstrui sur ili la palacon de estonto, necesas cementigi tiujn brikojn por ke ili prezentu firman fundamenton por la konstruajo. Ne sufiĉas, ke ni nur disdonu niajn Asociajn matrikulojn; ne sufiĉas ke la aliĝantoj rigardu sian kotizajon kiel pagon por la jarlibro — necesas ke ili rigardu jarlibron kiel ŝlosilon por utiligi la praktikajn servojn, rajton por kiuj al ili donas la kotizajo.
Se ni jam konvinkiĝis, ke la praktika valoro de SAT varbas laboristojn por Esperanto, ni do ekkonsciu, ke per la samaj metodoj ni povas varbi al SAT, ke la plej bona propagando por SAT estas — la praktika laboro en kaj per SAT.
— página 6 —
SENNACIULO
Kaj ankoraŭ io: ni ne timu raporti pri la servoj de ni fakte plenumitaj. Ni vane kaŝas ilin. Lokaj perantoj regule rapórtu al Ekzekutiva Komisiono pri ili kaj la lasta post statistika prilaboro regule publikigu ilin en Sennaciulo, kiu krome konstante raportu adresojn de perantoj en novaj lokoj, aliĝintaj post apero de jarlibro.
Tiuj faktoj estos niaj varbiloj por SAT, kaj por dekobligi, centobligi tiujn faktojn ni funkciigu plene la serv-aparaton de SAT.
G. D.
V. Kongreso de SAT
Wien, 11.—15. aŭgusto 1925
Propono n-o XVI
La Kongreso decidu ke la SAT-anoj ricevu la Sennaciulon iomete pli malmultekoste ol la ne-SAT-anoj (kiel faras naciaj organizoj) por ke SAT-anoj ne malmultekostigu la abonon por neŭtraluloj per la membrokotizo.
Propono n-o XVII
La Kongreso entreprenu la eldonadon de tekstlibro por la jam eldonita kantlibro (kun notoj) ĉar ne estas eble al ĉiuj membroj aĉeti la kantlibron kun notoj.
La SAT-anoj de Gablonz a. N.
Propono n-o XVIII
- La subskribintoj proponas ke la V-a SAT-Kongreso rekomendu al ĉiuj SAT-anoj, kiuj troviĝas en la propagandaj landorganizajoj esperantistaj:
a) batali por ke la land-asocioj enstatutigu, ke ili agadas ekskluzive inter klasbatalemaj proletoj;
b) klopodi por ke la land-asocioj menciu en siaj statutoj ke la SAT-aniĝo estas deviga por ĉiuj lingvosciantaj membroj de l’ land-asocioj;
c) klopodi por ke la SAT-anoj havu laŭ la statutoj rajton mekanike aniĝi al la land-asocioj t. e. aniĝi, komunikinte sian SAT-matrikulon, pagante minimuman sumon (favoregan kotizon) kaj abonante la landgazeton nur laŭ deziro;
d) klopodi por ke la land-asocioj vigle agadu, varbu kaj propagandu por SAT, por ke la land-asocioj iom post iom fariĝu la veraj propagandejoj de SAT en la nacilingvaj teritorioj.
La Kongreso rekomendu al SAT-anoj-propagandistoj kaj kursgvidantoj ke ili organizu sin je propagand-sekcioj de SAT en tiuj regionoj, kie ne ekzistas land-asocioj aŭ kie la lastaj estas malvigle laborantaj por SAT.
La Kongreso konfirmu, ke la tendencfakoj de SAT (la partiaj frakcioj) havas plenan rajton eldoni per siaj propraj rimedoj tendencajn eldonajojn diversajn; sed al la tendenc-fakoj estu rekomendite eviti krudajn kontraŭbatalojn kontraŭ aliaj klasbatalemaj tendencoj; la fakoj penu pledi por sia resp. tendenco, ne tuŝante aliujn.
La Kongreso aprobu fondon de intertendenca komisiono kiu zorgu de l’ ideologia vidpunkto pri la organo de SAT kaj la eldonajoj de l’ Eld. Koop-vo. La redaktoro ne estu ideologie respondeca pri la enhavo de «Sennaciulo» kaj de l’ eldonajoj de SAT.
La Kongreso konfirmu, ke SAT-anoj rajtas organizi en diversaj urboj (se ili havas eblecon) laŭtendencajn grupojn, kiuj ĉiuj kune formu solidare agantajn lokajn SAT-gruparojn.
a) La Kongreso komisiu iun el la viglaj SAT-grupoj de meza aŭ okcidenta eŭropo formi la gvidadon de l’ sennacieca Proleta Inform-Gazet-Servo, kiu faru dume almenaŭ la minimuman laboron.
b) la Kongreso aprobu ke la servo konsistu el PIGS-Centrejo (unu k-do aŭ komisiono)
Lingvoregionaj PIG Servoj (gvidantaj k-doj aŭ komisionoj)
Lokaj informantoj (aŭ specialaj komisionoj, aŭ apartaj k-doj; ĉi funkcion povas ankaŭ plenumi la «lab. kor.»oj).
c) la Kongreso komisiu al la formota PIGS-Centrejo urĝe ellabori kaj publikigi la statuton de l’ Servo.
- La Kongreso agnosku ke la modera perfektado de la mondlingvo Esperanto dum la praktika uzado per la vojo de simpligoj havas gravegan rolon ĉar
a) ĝi permesas al la proletoj havi pli kaj pli facilan mondlingvon, kiu fariĝos pli kaj pli facile lernebla;
b) la simpligoj permesas pli facilan lernadon kaj tial kontribuos al la pligrandigo de l’ nombro de esp-osciantaj k-doj;
c) la simpligoj ne kontraŭdiras la Fundamenton ĉar ili (kiel proponis L. L. Zamenhof) ne anstataŭos sed paralele ekzistos kun la malnovaj formoj; ĉiuj povos kompreni, kompari kaj elekti la taŭgan formon;
d) la simpligoj grave malutilos al tiuj uloj, kiuj penas malhelpi la permondlingvan unuigon de l’ proletaro, spekulaciante je kelkaj pridiskutindaj malkorektajoj de Esp-o.
Tial la Kongreso konsideru ke la paralela uzado de simpligitaj formoj, kiuj estas facilege kompreneblaj de ĉiuj, ne estas maluzenda en la praktika laboro de l’ SAT-anaro. Ekzemploj de simplig. formoj: ank-e (-aŭ), anstat (aŭ), ankor-e (aŭ), malgr-e (-aŭ), konfer(enc)o, komit(at)o, prolet(ari)o, situ(aci)o, ktp.
La Kongreso malaprobu fetiĉismulan rigardon al Esperanto, ĉar ĝi ne estas inda por revoluciuloj, kaj deklaru ke la mondlingvo Esperanto estas preferata de SAT kontraŭ aliaj teorie samvaloraj sistemoj ĉar Esperanto ebligas multoble pli rapidan kaj pli trafan efektivigon de l’ ideo pri universala unuigo de l’ proletaro.
Frejdberg 4520, I. Avrunin 1122, V. Kolĉinski 1447, Volskij 4076.
Propono n-o XIX
«Al ĉiuj anoj de SAT estas rekomendate (aŭ eĉ devas) aniĝi al kooperativaj unuiĝoj, organizi en ili SAT-fakojn por tiamaniere helpi al pli firma unuiĝo de Internacia laborula Kooperacio kaj por pliviglo de internaciaj rilatoj». J. Brukson, SAT-ano 1896.
Propono n-o XX
Oni starigu kiel kotizon unu solan nacian monon por ĉiuj sektoroj.
SAT-anoj 3418 kaj 1979.
Al ĉiuj!
Minska Distrikta Komitato de SEU aranĝos internacian ekspozicion de ĉiuj naciaj gazetoj (precipe laboristaj) en Blankrusio. — Gazetojn ni esperas ricevi per niaj SAT-kamaradoj el ĉiuj landoj, interŝanĝe ni povas doni esper. gazetojn, PK, PM, ktp. Adreso: Minsk, Poŝtkesto 33, Minska Distrikta Komitato de SEU. Ni atendas!
Kamaradoj!
Helpu al nia germana k-do (SAT-ano), kiu iam batalis por «sankta patrio», nun estas senlaborulo kaj mortas de l’ malsato. Mi alvokas ĉiujn miajn gekorespondantojn helpi al li.
Sendu donacojn al la k-do R. Lerchner, Leipzig-Stötteritz (Germ.), Colmstrasse 1, III.
I. Avrunin 1122, Kremenĉug.
[REKLAMO p.6] NI SCIIGAS, KE LA VORTARO DE KABE NE PLU ESTAS HAVEBLA! ADM.
Inter ni
«SAT gvidu sur la revoluciajn barikadojn!»
Legante tiun frazon en iu flama, iom pompa simpatideklaro, lastatempe publikigita en S-ulo, mi ŝanceliĝis iomete por decidi ĉu ĝi estas pli ĝojiga ol ridinda.
Certe tre ĝojiga estas la konstato, ke entuziasma junularo tiom alte taksas la rolon de nia organizajo.
Tamen, ne necesas longa pripensado por akiri la konvinkon, ke tio estas nur miskompreno pri la taskoj kaj celo de SAT. Tia miskompreno altrudas eĉ logikan konsekvencon, kiun niaj entuziasmuloj verŝajne ne antaŭvidis. Se SAT devas gvidi la proletaron al revoluciaj bataloj, tio signifas, ke la politikaj partioj, kiuj ĝuste difinis al si tiun taskon, ne kapablas kaj ne indas por tiu gvidado!!
Tia estas efektive la konkludo el la premiso ĉi-supra.
Ni estu modestaj kaj iomete pripensemaj. Ni ne ridindigu nian junan movadon per trudo de taskoj, kiujn ĝi ne povas plenumi. Ni prefere relegu en la unua paragrafo de la Statuto jenon: SAT celas: «… c) lernigadi, instruadi, klerigadi siajn membrojn tiamaniere, ke ili fariĝu la plej kapablaj kaj perfektaj el la t. n. internaciistoj …»
Ĉu tio ne sufiĉas al vi ho! karaj kaj ŝatataj fervoruloj?
SAT ne povas, kaj sekve ne devas, celi politikan rolon. Kiam SAT-anoj staros sur barikadoj, ne SAT gvidos ilin, sed la laboristaj organizajoj, kiuj difinis al si la taskon organizi kaj gvidi la ribelantajn proletojn.
SAT estas kaj restu teknika aparato, celanta meti esperanton je la servo de l’ proletaro tutmonda. Nia movado estas kaj restu helpa, kleriga, eduka, kultura. Kiel estas dirite en la Statuto, ĝi faru, ke la SAT-anoj estu la plej perfektaj el la internaciistoj t. e. konsciaj sennaciuloj. Eŭtrapel.
Pro manko de loko ni devas prokrasti multan materialon.
Al la tutmonda Anarkistaro
Kamaradoj
En Bulgario, la sorto de la revoluciuloj estas terurega. La senkompatema registaro de l’ pseŭdo-profesoro Tzankoff per siaj kruelegajoj, superis ĉiujn konatajn inkvizitorojn kaj ekzekutistojn de la Historio. Li mortigas ne nur la komunistojn, la anarkistojn kaj la agraranojn, sed ankaŭ ĉiun kuraĝulon kiu malkaŝe kaj firme protestas kontraŭ la tutrabadoj, kontraŭ la mortigoj!
En sia deliro, la registaro de la nuntempaj Neron’oj ekstermis Geo Milleff, unu el la junaj bulgaraj poetoj, kiu verkis poemon okaze de la buĉadoj de miloj da senkulpaj viktimoj, dum septembro 1923.
Konigante al vi la sangsoifon de l’ Bulgara registaro, ni alvokas vin, anarkistaj kamaradoj, por protesti, per energia agado kontraŭ la ekzekutistoj de niaj bulgaraj fratoj: la plej bonaj filoj de l’ Bulgara popolo.
Berlin la 20. junio 1925.
La Uniono de la Bulgaraj anarkistaj grupoj ekstere de Bulgario. Esperantigis 659.
— página 7 —
SENNACIULO
Rilatoj inter SAT kaj la LEA-oj
Unue mi intencis raporti pri tiu temo, sed multaj k-doj jam plenumis la perliteran fakon en «Sennaciulo». Mi do rezignas pri tiu unua parto kaj pritraktas nur la duan, t. e. la perĉifran parton.
Jen sufiĉe klara tabelo.
| Landoj | Nombro da SAT-anoj¹) | Nombro da LEA-anoj |
|---|---|---|
| Britio | 31 | 170 |
| Estonio | 14 | 60 |
| Francio | 240 | 268 |
| Germanio | 1488 | 2927 |
| Hungario | 25 | 800 ²) |
| Nederlando | 21 | 250 |
| Norvegio | 6 | 72 |
| Svedio | 25 | 650 |
Ĉiuj nombroj temas pri la stato je 31. 12. 24 kaj devenas oficiale de la koncernaj asocioj; multaj ne respondis, kvankam antaŭ pli ol 6 monatoj demanditaj.
El tio, ni tuj konstatas ke nur en Francio (sen nacieca spirito), la nombroj estas preskaŭ samaj, en ĉiuj aliaj landoj grava diferenco ekzistas, je la malprofito de SAT.
Mi ne insistu pri la koncernaj motivoj, multaj pretekstas politikan flankon, mi ne volas igi konfliktojn kiam ni pleje bezonas unuecon.
Mi nur citu la rezoluciojn de LEA-aj kongresoj favoraj al SAT.
| Organizajoj | Datoj | Rezolucioj |
|---|---|---|
| Finlanda LEA | fonda kunveno 6. 1. 23. | devigo de aliĝo |
| FEO (Francio) | IIa Kong. Pentekosto 23 | rekomendo |
| GLEA (grup. Mannheim) | Julio 23 | kunfandiĝo de lokaj grupoj |
| SEU (grup. Nij-Novgorod) | Oktobro 23 | alvoko |
| Grupo Frateco (Wien) | Jarkunveno 16. 12. 23 | aprobo k. akcepto de statuto |
| GLEA (grup. Landshut) | 17. 3. 24 | alvoko |
| Brita LES | 19. 4. 24 | alvoko kaj aldono al statuto |
| Germanlingva LEA | Va Kong. Pasko 24 | alvoko |
| Norvega ALE | 30. VIII. 24 | alvoko |
Verŝajne tute malkompleta estas tiu tabelo, sed la mondo estas tiel vasta ke estas malfacile ĉion scii. Edo 883
La laborista esperantista movado en Aŭstrio
Mallonga tempo nur disigas la SAT-anaron de ĝia V. kongreso, kiu nunjare okazos en Wien, ĉefurbo de la respubliko Aŭstrio.
Certe interesas la SAT-anaron, ekscii ion pri la laborista Esp-movado en Aŭstrio, jam pro tio, ĉar ne estas konata ĝia historio kaj preskaŭ ne ĝia nuna stato. Jen mallonga skizo:
La komenco de la movado retrodatas ĝis la jaro 1912, kiam fondiĝis «Frateco» — Bohema laborista Esp-klubo. Dum la unua tempo tiu ĉi klubo havis vere internacian aspekton, ĉar preskaŭ ĉiu membro apartenis al alia nacio. Dum la mondmilito komprenebie finiĝis la agado de la klubo, la polico malpermesis la kunvenojn kaj la tiama estro, k-do Oskar Zimmermann, estis sub konstanta polica «gardo». El ĉiuj membroj nur tri restis en Wien, la aliaj estis ĵetitaj al la «kampo de l’ honoro».
Baldaŭ post la milito la movado reviviĝis, novaj anoj estis varbitaj, kursoj gvidataj. Ankaŭ en la provincoj la movado forte ekfunkciis, kaj en jaro 1922 estis fondita en Linz la «Aŭstria Laborista Ligo». Dum la 2. Liga jarkonferenco 1923 en Linz, la estrecon transprenis la Wien’aj grupoj. La 1. de junio 1924 en Wien okazis la 3. jarkonferenco, kiu decidis reorganizon de la movado kaj ŝanĝis la ligonomon al «Aŭstria Laborista Ligo Esperantista».
Nuntempe ekzistas 12 lokaj grupoj de la ligo en Wien kaj grupoj en Blumau, Bregenz, Hallein, Innsbruck, Leobersdorf, Linz, Salzburg, Steyr, Villach, Wels, Wiener-Neustadt, krome multaj izolaj membroj. Entute la Ligo ampleksas 750 membrojn. Dum pasinta instrusezono estis aranĝitaj 42 kursoj kun proksimume 1200 partoprenantoj, la ligo pere de la grupoj disvendis 1000 lernolibrojn kaj 300 vortarojn.
La 9. kaj 10. de aŭgusto, do ĝuste antaŭ la V. SAT-kongreso okazos en Wien, IX., Währingerstrasse 43 (Magistrata domo). Ni kore invitas ĉiujn eksterlandajn k-dojn, kiuj jam antaŭ la kongreso venos al Wien, partopreni kiel gastoj. K-doj dezirantaj ĉeesti nian jarkunvenon, anoncu tion al la sekretario de la Ligo: K-do Franz Jonas, Wien XXI, Jedlersdorferplatz 33.
Esp-on je la servo de ateismo!
K-doj el ĉiuj landoj estas invitataj sendi ĉiajn materialojn pri ateista movado por publikigo en ruslingvaj ateistaj gazetoj.
Precipe valoraj estas detalaj kaj koncizaj raportoj pri la proleta ateista movado en la koncerna lando.
Estas ankaŭ taŭgaj la freŝaj kronikajoj pri la ateista agado.
Ĉion sendu al: V. Kolĉinski, Kremenĉug, Ukrainio.
Al sama adreso sin anoncu la k-doj, kiuj deziras partopreni peresperantan ateistan laboron (tradukado kaj interŝanĝo de artikoloj, helpo al interkorespondado de ateistaj org.-joj, ktp.) kaj formi ateistan fakon.
KRONIKO
Aŭstrio
Wien. Okazis jubileo 30-jara de la Turista Asocio «La Naturamikoj» kune kun la 10. ĉefkunveno de l’ Asocio de 4.—7. julio en la naskiĝurbo Wien. Sabate posttagmeze estis festa inaŭguro de nova parko nomita laŭ la unua prezidanto de la Asocio, Alois Rohrauer kaj tie festa malkovro de la Rohrauer-reliefaĵo. La gemembroj de tuta Vieno kaj la delegitoj kun muziko marŝis ĝis la festloko. Ankaŭ la esp-istoj sub sia standardo partoprenis kaj faris bonan propagandon. Dimanĉe okazis festo en la plej bela parko de W., Schönbrunn. La ĝeneralkunveno dum 4 tagoj akceptis multajn valorajn decidojn por la evoluo de la asocio. En la nomo de Viena Esp.-Grupo ties sekretario Ultmann disdonis propagandfoliojn kaj invitis al kunveno de la grupo. Tie oni priparolis la pluajn laborojn de la nelonge fondita grupo, kiu bone prosperas. Adr.: Esp. Grupo de la Turista Asocio «La Naturamikoj», sekr. Max Ultmann, Wien IX, Berggasse 32/6.
La Aŭstria Laborista Ligo Esperantista okazigos la 9. kaj 10. de aŭg. 1925 sian 4-jaran plenkunvenon en Wien IX, Währingerstr. 43. K-doj, estante en Wien, estas kore invitataj, viziti nin. Ili sin anoncu al k-do Franz Jonas, Wien XXI, Jedlersdorferplatz 33.
Sovet-Unio
Gomel. Gomela Gub. Konferenco okazis 5. julio. Ĉeestis preskaŭ 40 delegitoj el Gomel, Reĉica, Novozybkov. Nome de Blankrusia C. O. SEU salutis k-do Snejko. Raporton de Gubkom. faris k-do Mnuhin. K-do Snejko raportis pri laboro farita kaj organiza demando. Konferenco elektis novan gub. komitaton kaj delegiton por Tutsoveta Kongreso.
Minsk. 26. 6. okazis kunveno de aktivuloj. K-do Sapirŝtejn faris raporton pri somera laboro. 27. 6. tuturba kunveno esp-ista. K-do Snejko raportis pri Radio kaj Esp., k-do Kirjuŝin pri «metodoj de laboro en ĉeletoj». M. Distr. Kom. komencis laboron inter blinduloj. Post du semajnoj aperos unua n-o de ĵurnalo «Martelo», kiu aperos dufoje monate, unu eldono por rusoj, dua por eksterlando. «Martelo» estas ofic. organo de Blankrusia Intern. Lab. Kunligejo.
Odessa. En la tuturba lerneja ekspozicio, kiu malfermiĝis 29/5., estas aranĝita ankaŭ la fako: «Internacia infana kunligo per esperanto». Leteroj, poŝtkartoj, desegnajoj ricevitaj el diversaj partoj de la mondo. En loka gazeto laboristaj korespondantoj propagandas utiligon de esperanto por interligiĝo kun alilandaj lab. korespondantoj.
Societa vivo de militinvalidoj en Kievo.
En Kievo nuntempe funkcias 3 kluboj. La unua troviĝas en Invalida urbeto, kie loĝas proksimume 600 invalidoj kun familioj. En urbeto funkcias laborejoj, en kiuj invalidoj preparas sin por diversaj metioj. En urbeto ekzistas ankaŭ lernejo kun du fakoj: elektrotekniko kaj kooperkalkulista. Estas ankaŭ propra klubo. La plej bona estas centra klubo. Ĝi lokiĝas en 12 grandaj ĉambroj kun salono havanta lokojn por kelkaj centoj da ĉeestantoj. La kluboj celas disvastigi sciojn inter siaj membroj. En ĉi-kluboj ĉiusemajne oni organizas diversajn spektaklojn; rusajn, hebreajn kaj ukrainajn: oni koncertas; estas ankaŭ kino kun la plej bonaj filmoj; oni legas lekciojn pri diversaj temoj, historio de revolucia movado, geografio ktp. Estas virinrondeto, 2 batalionoj de junaj pioniroj. Komencis funkcii ankaŭ esperanta grupo, sed kaŭze de somertempo ĉiuj lekcioj estas prokrastitaj ĝis aŭtuno. Nun invalidoj propramane konstruas sportplaceton. Unuvorte, la klubo celas disvastigi sciojn inter la membroj. Kart- kaj aliaj hazardludoj estas malpermesataj. Invalidoj iom post iom organizas laborkolektivojn. Ĝis nun jam funkcias 65 diversmetiaj kolektivoj. En tiuj ĉi kolektivoj estas okupataj proksimume 800 personoj. Sendante sian fratecan saluton al eksterlandaj samsortanoj, la klubo petas invalidajn organizajojn kaj ankaŭ apartajn invalidojn, konatigi Kievajn invalidojn kun sia vivo kaj stato. Bedaŭrinde Kievaj invalidoj tre skeptike rilatas al esperanto. Pruvu, ke ĝi ne estas bagatelo kaj sendu por pli detala interkonatiĝo leterojn. Se estas eble, sendu ankaŭ prospektojn, katalogojn, propagandilojn ktp. por ke la klubo povu prepari ekspozicion. Adreso: Ukrainio, Kievo, str. Vorovskaja 2, Invalida Klubo, A. Grinberg (4545, inval. ruĝarm).
La proksima numero aperos kiel duobla (Kongres-)numero ĉirkaŭ 10. aŭgusto.
— página 8 —
SUPLEMENTA PAĜO AL «SENNACIULO» N.o 44 — 30. JULIO 1925
LA LERNANTO
PETRO FRATECE SALUTAS ĈIUJN LERNANTOJN STUDEMAJN. ĈU LI JAM PREZENTIS SIN AL VI?
Du kontrastoj
Skizo de Carl Hagert
En tiu tempo, kiam la terglobo estis juna, troviĝis du viroj, kiuj vivadis en tre malegalaj vivkondiĉoj. La unua el ili vivis en riĉeco kaj bonstato, kial li estis nomata Proprajpotenculo, la alia vivis en malriĉeco kaj estis sklavo al Proprajpotenculo, kial li estis nomata Senhavulo. La unua, kiu posedis la tutan terglobon, havis pro tio grandan potencon, kiun li uzis por turmenti la alian, kiu nek havis posedajon nek potencon.
Tagon Senhavulo venis al Proprajpotenculo kaj diris al li:
— Tiun ĉi proprajon vi ne honestmaniere ricevis. Mi memoras tiun tempon, kiam vi ĝin okupis. La tero apartenis al neniu; la fruktojn de la tero ni interdividis. Sed iun tagon vi venis al mi kaj diris: «Ĉi tiu proprajo kaj la tuta brutaro, kiujn vi ĉi tie vidas, estas mia». Mi protestis kontraŭ tio; sed ruza kiel vi estas, vi promesis al mi senzorgan ekzistadon en via servo. Tiun promeson vi neniam plenumis. Ĉiufoje, kiam mi rememorigis vin pri tio, vi minacis maldungi min kaj bari min de aliro al la fruktoj de la tero. Mi postulas, ke vi lasas la teron libera, kia ĝi estis antaŭe. Kaj ni ambaŭ povus ĝui el la fruktoj de la tero, kaj la frateco estus sanktigita.
Tiam koleriĝis Proprajpotenculo kaj respondis:
Mi posedas la proprajon, tial mi ankaŭ havas la potencon. Mi estas pli potenca ol vi, tial mi devigas vin obei al mi. Mi proponas al vi du alternativojn, el kiuj vi povas elekti: aŭ vi estas devigata resti ĉe mi, kaj labori por salajro tia, kian mi volas doni al vi, aŭ vi mem zorgu por vi, sed kun malpermeso, ke vi neniam estu rajtigata tuŝi mian proprajon.
— Kiel vi volas, respondis Senhavulo, vi mem komencis la batalon. Mi ĵuras je la tero mem, kiu donis sian frukton al ni ambaŭ, ke mi ne ripozos antaŭ ol mi venĝis. Mi servos al vi, ĝis tiu tago venos, kiam mi estos sufiĉe potenca por preni la proprajon de vi. Kion vi faris kontraŭ mi, tion mi faros kontraŭ vi.
La tempo forpasis. Ni nun estas en la 20a centjaro, kaj la ambaŭ viroj komenciĝis esti maljunaj. Proprajpotenculo estas infektita de nekuracebla malsano, kiu estas nomata avareco. Tiu malsano turmentas lin konstante, kaj li neniam sentas sin plene kontenta. Spite de tio ke lia proprajo progresis, li ofte fariĝas malkontenta. Kiam la malsano tro turmentas lin, okazas kelkfoje, ke li komisias al Senhavulo disŝirbati parton el la proprajo. En jaro 1914 li ordonis lin disŝirbati multegon da urboj kaj vilaĝoj, kio ankaŭ estis plenumata. Ŝajnas, ke Senhavulo tamen laciĝis je tia vivostato, kaj ŝajnas, ke li ne pli longe povus elteni en la mallibereco. Malamplene, li nun rigardas Proprajpotenculon kaj laŭtvoĉe kriegas:
— Malfermu la pordegon al la fruktoj de la tero, aliokaze mi ĝin krevigos!
El sveda lingvo tradukis Karl Johansson.
Depost dek jaroj
Bona, sunplena tago. Okjara knabino kun sia vartistino promenis en ĝardeno. La knabino estis riĉe vestita, havis multajn ludilojn, sed ĉiuminute ŝi komencadis ploraĉi turmentante sian vartistinon.
La knabino estis tro riĉa, ŝi havis absolute ĉion kaj ŝi eĉ ne sciis, kion ŝi volus pli. Pro tio-ĉi ŝi ploris.
Subite strangaj, nekompreneblaj sonoj ekinteresigis ŝin. Timiĝinta vartistino volis kapti ŝin sur manojn kaj kuregi hejmen, ĉar la vartistino eksentis danĝeron. Sed knabinaĉo elsaltis el la manoj kaj komencis kuri alian flankon, al la sonoj.
Ŝi ekvidis ĉi-bildon: tuta strato estis plenplena de ĝemoj kaj krioj.
Unu post alia eklumiĝadis lumeretoj kaj kugloj, zumante, flugis preter ŝiaj oreloj. Sur tero kuŝadis vunditaj kaj mortigitaj gehomoj, elsub kiuj diskuradis malgrandaj ondetoj da sango.
Knabino ektremis. Kun krio ŝi komencis kuradi reen, hejmen, ĉiam pli kaj pli rapide. Sed enfluginte domon de sia riĉa patro, ŝi trovis ĝin malplena. Gepatroj, tuta familio kaj servistaro diskuris.
Ploregante eliris knabino straton. Trapasanta, nigra de l’ petrolo laboristo kun granda pafilo prenis ŝian maneton kaj alkondukis la knabinon al sia familio.
Tio estis dum tagoj de l’ Revolucio.
— — — — — — — — — — —
Forpasis dek jaroj. Iama knabino nun estas preskaŭ virino. Kaj ŝi neniam ploras, sed ne pro tio, ke ŝi estas «grandaĝa», sed pro tio, ke ŝi ĉiam havas laboron.
Ŝiaj iam delikataj manetoj nun estas ruĝaj pro laboro, sed tio ŝin ne timigas. En la simpla sportvestajo, anstataŭ iama riĉa, ŝi matene iras fabrikon labori, tage — laboras hejme, kuirante aŭ farante ion alian. Kaj vespere en laborista klubejo ŝi balancas sur sportludiloj aŭ lernas en ia scienca «rondeto». Raportante kaj diskutante, ŝi neniam forgesas, ke ŝi estas membrino de l’ ĝejunulara komunuuiĝo, estonta partianino.
Iam memorante sian estintecon, ŝi ridas pri ĝi kaj dankas la Laboron, kiu faris ŝin necesa por la socio homino, anstataŭ tutviva eĉ ĝismorta riĉevestita grandaĝa kaprica bubino.
Esperante verkita de Skribemulo.
Kaj vi? . . .
Mia frato trovis malgrandan gracian salamandron kaj hejmen portis ĝin. Li rabis al ĝi la liberecon. En mallarĝa glaso kun iomete da sablo kaj akvo li loĝigis la beston kaj amuze rigardadis ĝin. Afable li ankoraŭ enplantis akvan kreskajon, por ke la besto havu ion verdan. En ĉi tiu malliberejo nun vivis la besteto, kiu ja estis kutimiĝinta al suno, lumo kaj tero. Kiel nutrajo mia frato donis duonmortajn akvajn pulojn.
Nur mallongan tempspacon la salamandro naĝis tien kaj reen. Baldaŭ ĝi sentis la glasan mallarĝecon kaj senmove ĝi kuŝis, palpebrumante per la etaj nigraj okuloj tra la vitrajon. Eĉ la puloj ne sukcesis vigligi ĝin. Subite ĝi provis suprengrimpi la glason. Vane! Ĝia mola korpeto deglitiĝinte ĉiam falis teren. Kuraĝe ĝi alkroĉiĝis al la akva planto, intencante, de la kreskajo atingi la glasan randon. Sensukcese! La salamandro troviĝis en neelirebla loko. Kaj tamen — alian matenon la besto — estis for. Ni homoj oftfoje estas nesentemaj rilate al bestoj. Kaj ekmoviĝis konscienco mia. Mi serĉis, ne longtempe — jen la salamandro kuŝis tere, mortiĝinte.
Larmoj plenigis miajn okulojn. Mi sentis min kulpa, ĉar mi ne helpis estajon soifantan al libereco, kiu estis pli malforta ol mi. Mi ne atentis ĝian malesperon. Nun la besto realigis sian sopiron, sed kostis la vivon. Kaj vi? . . .
Ĉu vi ne ankaŭ volas kuraĝe batali por via liberigo? Ĉu vi ne volas helpi liberigi la aliajn subpremitajn, ekspluatatajn homojn de iliaj turmentoj? Ĉu vi scias, ke vi mem estas unu el la milionoj, kiuj nur povas elekti inter: por aliaj labori aŭ — malsatmorti? La malgranda senforta besto malgraŭ ĉiuj malhelpajoj trovis la liberigan vojon kaj ne timis la morton. Kaj vi? . . .
El «Junge Genosse» tradukis Aso 3414.
La nova doktrino
L. Jacobi
Tio estas la grandiozajo, kion la nova doktrin’ manifestas: Ke ĝi postulas de l’ homo, li estu Laboristo sur tero kaj same de l’ laboristo, ke li estu Homo sur tero, kia li ĝis nuntempe neniam ebliĝis esti. — Ĝi postulas de la Homo en la mondospaco kaj sur tero la jenon: Malantaŭ li estu . . . . . . . Laboro! Sub li estu . . . . . . . . . . Egaleco! Maldekstre estu . . . . . . . . Amo! Dekstre estu . . . . . . . . . Justeco! Antaŭ li estu . . . . . . . . . Vero! Super li estu . . . . . . . . . Libero! Sed en li estu . . . . . . . . Beleco!
Esperantigis: E. B.
PRESEJO: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG (GERMANIO)
N.º 45-46, 10 de agosto de 1925
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
1-a Jaro, N-o 45/46
APERAS SEMAJNE
- Aŭgusto 1925
[BILDO p.1 | 40,6,62,15] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. interne, inter la vortoj «APERAS» kaj «SEMAJNE».
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
[BILDO p.1 | 7,14,88,30] Kaplinia titolo «SENNACIULO» per grandaj ruĝaj ornamaj literoj, super la ruĝa kadro kun la devizo.
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
Redaktoro: N. BARTHELMESS, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz
Gvidanto: Ekzekutiva Komisiono de SAT, 23, rue Boyer, Paris XX
Administranto: R. LERCHNER, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz
Vivu la kvina Kongreso de SAT!
Gekamaradoj tutmondaj! Alvenis la signifoplenaj tagoj en kiuj potence koncentriĝas kaj publike manifestiĝas la interna kaj la organiza forto de SAT, alvenis la prov- kaj pruvohoroj por la SAT-organismo, alvenis la tagoj de nia Kongreso!
Jam multajn semajnojn vi povis legi en S-ulo la sinsekvajn komunikojn pri nia V-a sennacieca kunvenego, nia SAT-Kongreso en Vieno. Delonge tiu ĉi okazontaĵo jam elradiis siajn lumbrilojn antaŭanoncajn. Vieno — ne tiu tradicia urbo de kolora pompo kaj de gaja ridado kaj de dolĉaj valsoj, kia ĝi vivas en la burĝa memoro, — sed Vieno, la urbo de laboristaj bataloj kaj de organiziĝema proletaro, — estas akceptanta en tiuj ĉi tagoj la gastojn el tuta mondo, la delegitojn de SAT-anaro. Nur modesta nombro da ili povas sekvi la flaman alvokon de l’ kongreskomitato, ĉar nur malmultaj sukcesis ŝpari al si la monerojn bezonatajn. Laboristoj malofte havas la favoron, fari vojaĝojn, eĉ nur dum kelkaj tagoj, tute senzorge, tute lukse, ien ajn en la belan mondon (kies beleco ne ŝajnas kreiĝinta por ni). — Kaj tamen kiom necesas, ke laboristoj limojn transpaŝu, iru ekster sian propran denaskan sferon, por rigardi, kia bildo prezentiĝas ekster tiu sfero, kiamaniere vivas laboristgefratoj aliloke, en alia medio, kaj por senti la grandan komunsenton de solidareco, kiu sen iaj lingvaj kaj limaj baroj kunligu tutmondan proletaron, ke ĝi liberiĝu dank’ al tiu unueco, dank’ al tiu forta solidareco!
La kongreso en Vieno, kiu okazas sub honorprotekto de la Viena Laborista Ĉambro, traktos seriozajn aferojn, gravajn ne nur por la SAT-anoj, kiuj kun streĉita atento sekvos la kongresajn intertraktojn, sed entute por la laborista esperantistaro, ĉu organizita, ĉu ne, kaj — eĉ plie —
[BILDO p.1 | 38,47,60,63] Foto de la fasado de la kongresejo, la laborista hejmo en Vieno XVI.
Nia kongresejo, la laborista hejmo en Vieno, XVI.
[BILDO p.1 | 35,66,62,82] Foto de la interno de la salonego kun vicoj da seĝoj kaj volbita plafono.
La salonego, en kiu okazos la kongreskunsidoj.
grava por la proletaro de l’ tuta mondo, ĉar de la prospero de nia SAT-organizaĵo, de nia SAT-laboro dependos, klarvideble por ni, la ideologiaj nuancoj (tendencoj al sennaciismo) inter la rondoj de klaskonscia laboristaro, kiuj ricevos des pli fortan impreson, influon kaj efikon, ju pli klare kaj laŭcele evoluas SAT.
Kaj ŝajnas al ni, ke pli ol iam ankaŭ la neesperantistaj laboristoj kaj la institucioj de la laborista klaso rigardas al nia kongreso. Parte ili jam spertis la praktikan helpan valoron de nia organizaĵo, parte ili iom ekkomprenetas, ke niaj klopodoj, nia penado estas seriozaj kaj atentindaj.
Ni ne atendas troon de nia V-a kongreso; ni scias, ke nia evoluo ne permesas trorapidiĝon; ni ne iluziiĝas pri maturaj fruktoj, dum ankoraŭ interne de nia aparato regas mankoj kaj malfunkcioj, dum ankoraŭ ni ne estas interne sufiĉe solidiĝintaj, sufiĉe firmigitaj, por facile superi ĉiun krizon. Sed tamen ni scias, ke nia ĉi-jara kongres-laboro, same kiel tiu de la antaŭaj jaroj, ne estas vana, ke la elspezoj faritaj kaj farotaj ne estas senutile forĵetitaj. La periodo inter la lastjara — Brusela — kaj la hodiaŭa — Viena — kongresoj estis eksterordinare plensignifa, ĉar ĝi montris plivastigitan praktikan agadon de SAT sur ĝia speciala kampo, apliko de esperanto por la celoj de batalanta proletaro. Se ni ankoraŭ ne rikoltis la fruktojn de nia agado plenmane ĝis hodiaŭ, tio ne estas kaŭzo por malesperi kaj malkuraĝiĝi. Ni scias, ke sur la vojo nun de ni irata ni povas atingi realajn rezultatojn, kaj estas konvinkitaj, ke nia V-a Kongreso en Vieno plifirmigos dum laborplenaj horoj laŭ sia destino, laŭ sia programo la bazon por daŭrigi estonte eĉ pli efike kaj pli sukcesplene la antaŭenmarŝon.
Tial ni elvokas el plena koro:
Vivu la kvina Kongreso de SAT en Vieno! N. B.
— página 2 —
2 SENNACIULO
AL VIENO!
La kvinan fojon, SAT-anoj el plej diversaj mondpartoj kongrese kunvenos.
Kvin jarojn da ekzisto! . . . Tio signifas por organizaĵo vivkapablecon certan.
Kvankam multaj proletesperantistoj ne aliĝis la SAT-movadon, tial ke ili eble ne konas ĝian ekziston, aŭ miskomprenis ĝiajn celon kaj taskojn: malgraŭ plej malfavoraj ekonomiaj kaj politikaj cirkonstancoj; malgraŭ manko de sperto ĉe multaj membroj; unuvorte, malgraŭ plej diversaj baroj kaj maloportunaĵoj, ni tamen vivtenis kaj eĉ konsiderinde progresis.
Tia estas la konstato, kiun fari devas ĉiu sincera kaj lojala homo, kiu prikonsideras la nunan staton de nia movado.
Sed estas ankaŭ konstatende, ke SAT povus esti pli forta, pli multanara ol ĝi estas.
Se tute alceleca estas la voj’ elektita, ni devas tamen ne malatenti la barojn, kiuj ĝenas nian antaŭeniradon. Necesas ilin forigi aŭ preterpasi.
Esperinde la Viena Kongreso scipovos esplori la situacion kaj difini la plej taŭgajn rimedojn por ebenigi, plilarĝigi la vojon.
Necesas forpeli la nubetojn, kiuj grizumas ĉe la horizonto. Necesas klareco. Necesas fido kaj lojaleco inter la samcelanoj, inter la samilanoj. Necesas toleremo, komprenemo. — Kaj kritikemo pozitiva.
Necesas plie sinforgesemo kaj plena sinsubmetemo al la ĝeneralaj interesoj de la entrepreno.
Al Vieno ni do ĉiuj kunportu la firman deziron labori en frateca spirito, kun varma koro kaj nura intenco antaŭenpuŝi nian aferon. Per nia ekzemplo ni montru al la tutmonda Proletaro modelan bildeton de unueca movado.
Partieca fanatikeco estu for! Vivu unuanimeco, unukoreco SAT-aneca!
E. Lanty
La Ligo de la «Infanamikoj» en Aŭstrio
Ĉe la lulilo de la «Infanamikoj» staris la plej gravaj apostoloj de ĉiu progreso de la homaro: la mizero kaj la entuziasmo. Antaŭ du jardekoj la kapitalisma evolucio en Aŭstrio triumfis. En ĝiaj servoj — kiel ĉie — ĝemis la infanaro de la proletariaro. Instruisto, D-ro Kraus, publikigis statistikon, laŭ kiu infanoj de kvar jaroj spite la leĝoj de la ŝtato servutis ĉiutage sub la jugo de l’ kapitalismo. En tiu tempo redaktoro Anton Afritsch en Graz kolektis kelkajn infanojn de socialistoj kaj penis, plibeligi al ili la malmultajn horojn de libereco kaj plinobligi iliajn animojn, minacitaj per sklaviĝado. Li kondukis ilin en la ĉirkaŭaĵon de la urbo, vekis en ili la amon al la naturo kaj al la libereco, li alportis sunbrilon en ilian mizeran vivon kaj naskigis en ili la sociajn sentojn, la klasan komprenon.
Malrapide sed ne reteneble oni imitis la bonan ekzemplon en aliaj urboj kaj landoj. La diversaj grupoj sin unuigis al komuna agado. La teruraj okazintaĵoj de la milito devigis la «Infanamikojn» — jen la nomo de la nova organizaĵo — solvi novajn problemojn tre urĝajn. La infanoj de la mizeruloj bezonis helpon materian, sed estis necesege, ke la karaktero de la helpo ne fariĝu fikompato, ĉar tia helpo estus la morto de la klasa konscio. Oni baldaŭ komprenis, ke ne nur estis la demando, batali malsaton, malvarmon kaj nudecon, sed ankaŭ kapabligi la infanojn, fariĝi ĝiatempe plenvaloraj kunbatalantoj de la granda internacia socialista armeo. Tiel paŝo post paŝo la unuiĝo por bonfaro evoluiĝis en unuiĝon por edukado. En 1920 la «Infanamikoj» unuiĝis kun la organizaĵo «Libera Lernejo», kies programo estis antaŭ ĉio la kontrolo de la metodoj en la lernejoj. De tiu ĉi jaro la potenco de la «Libera Lernejo-Infanamikoj» ĉiam progresas kaj jam hodiaŭ ili ludas gravan rolon en la publika vivo de la popolo. — Jen la principoj de la juna organizaĵo:
Anstataŭ bonfaro ĝi metis reciprokan helpon. La gepatraro solidare helpas al sia infanaro. La malinda «mi dankas, mi kisas la manon» — kiu estis ĉiam la fino de la kristnaskaj kaj aliaj festoj por la malriĉuloj — foraperis, la infanoj havas la rajton, kaj en plej alta senco eĉ la devon, amuzi kaj ĝoji.
La grandaj infanoj helpas al la malgrandaj. Ne ekzistas pli pura ĝojo ol vidi, kiel dum ekskurso la «granduloj» prizorgas la pli malfortajn kunulojn. Jen fonto de sociaj sentoj.
La infanoj, kiuj ne havas taŭgan familian vivon, trovas hejmon ĉe la Infanamikoj. La bona uzo de la libera tempo estas ĉefa zorgo de la organizaĵo. Movado en freŝa aero, sporto, komuna ludo, sed ankaŭ serioza instruado, ĉu en muziko, ĉu en lingvoj, kiu ja ekonomie surpaŝas la rimedojn de individuo, estas la benindaj agadoj de la Infanamikoj. Ili zorgas por taŭgaj libroj, fondas bibliotekojn, konstruas ferio-hejmojn ktp. ktp.
Sed ili kun granda sukceso ankaŭ provis, anstataŭigi la ekleziajn festojn, kiuj estas tute fremdaj al infana animo, per aliaj, pli naturaj, en kiuj la infano ne plu estas fividaĵo, ornamaĵo, sed vivanta centro. Anstataŭ bigoteco — naiva ĝojo pro naturo, pro saneco, pro juneco. Aŭskultu la impresigan kanton, kiun nia infanaro kantas okaze de la festoj, aranĝitaj de la Infanamikoj: «. . . kiel bele, ke ni estas junaj!», kaj vi komprenos la esperon de nia k-do Max Winter, nuna estro de la Infanamikoj: «Tiaj infanoj iam estos kapablaj, venkbatali por pli bona kaj pli bela estonteco, ili subigos la kapitalismon.» Otto Simon.
La Kalafatti¹)
Ĉi-artikolo, kvankam ne respegulanta proletaran vidpunkton al okazaĵoj en Ĉinio, tamen povas interesi niajn legantojn, ĉar ĝi montras, kun kia timego la burĝa mondo rimarkas la signojn de leviĝo kaj liberiĝo en Ĉinio, kaj aliflanke, kun kia indiferenteco la homoj ĝenerale — en nia artikolo la Vienanoj speciale — traktas okazojn de grava historia signifo. Red.
Kiam mi estis infano, oni ankaŭ gvidis min en Prater-on al «Kalafatti». Ekvidinte la ĉinan pupegon, kiu turnis sin ĉirkaŭ propra akso, levis averte kaj remallevis la brakon kun la etendiĝanta montra fingro, — mi kaŝis plore vizaĝon mian en la basko patrina. Sed dumnokte kiam mi kuŝis en lito kaj mia stomako ne povis digesti la kvantegon da frandaĵoj, kiujn sendis dumtage mia frandemo al ĝi, estiĝis timiga febrosonĝo al mi: La Kalafatti, la ĉinego sin movis for de la karuselo kaj renversinte la radegon, kiu ankaŭ troviĝas en Prater, piedpuŝis la sanktan Stefano-katedralon kaj rapidegis tra Vieno al mia domo. Tie li rektiĝis antaŭ lito mia, etendis sian brakon kaj boris poste sian montran fingregon en la stomakon.
Se mi nun estas leginta la vienan gazetaron pri la ĉinaj okazantaĵoj, mi devas pensi senvole al la fuŝdigesta sonĝo en infanaĝo mia.
Ĉinio, la regno kun 400 milionoj da homoj, ha, restis por ni Vienanoj nenio alia ol la «Kalafatti». Por la Vienano la ĉino estas fremd-eksteraĵo vestita per silka robo, posedanta harplektaĵon kaj en karuselo levanta minace la brakon.
Se oni pli akre observas, oni konstatos ke la konformeco inter la Kalafatti-simbolo de l’ Vienano kaj la okazantaĵoj en Ĉinio ne estas tiel malpreciza.
Jam unufoje la ĉino levis minace sian brakon. En la jaro 1900 dum la Boksista milito. Tiam oni restis tute trankvila en Vieno kaj konsideris la tuton kiel fremda ĉasekspedicio, kvazaŭ anglo ĉasas tigrojn en Hindio. Dume la plej granda popolo de l’ mondo travivis teruregaĵojn.
Ekspluatitaj de anglaj kaj japanaj entreprenistoj, 400 milionoj da homoj vivadis pli malbone ol bestoj; infanoj mortis antaŭtempe pelitaj en fabrikojn, patroj laboraĉis tage kaj nokte kaj ricevis plenmanon da rizo, dum anglaj inĝenieroj konstruis luksajn vilaojn. La karuselo de degenerinta mondo: aŭtomobiloj en ili sidantaj elegantvestitaj «ladys» (sinjorinoj) veturegis ĉirkaŭe, opiokonferenco montris rikanvizaĝacon en la sovaĝa turniĝo, mondmilito kaj skismita kaj malpotenca Eŭropo ronddancadis, . . . . bolŝevista Rusio, — en la mezo staris la ĉinego turnante sin ĉirkaŭ propra akso.
- Estas la nomo de l’ posedinto de Viena karuselo en «Prater» — popolamuzejo. La karuselo prezentas en sia mezo grandegan ĉinon, kaj la nomo de l’ posedinto transiris tiele al la ĉino, ke multaj vienanoj fakte ne scias, ke la nomo «Kalafatti» devenas de l’ posedinto.
— página 3 —
SENNACIULO 3
Jen abrupte li levis averte la manon. En la eleganta vila-kvartalo «Kiukiang» ordonetis angla policisto strikulojn ĉinajn, ke ili preteriru, kiel angla policisto «admonas» ĉinojn, (kun bastonegbatoj). Jen eksplodis. La policisto estis mortbatita, la «ruĝa koko» staris sur tegmentoj, la blankhaŭtaj sinjorinoj rifuĝis, tranĉiloj flugis aeren, anglaj maŝinpafiloj ekfunkciis kaj pezaj ŝippafilegoj ekaŭdigis muĝe siajn melodiaĉojn.
Sed la 400 milionpopolo rampis el siaj malvastaj domaĉoj, sur barikadoj de mortuloj restaris ĉiam novaj batalantoj kaj en la «Times» (angla gazeto) aperis ĉiutage raportoj. La situo en Ĉinio ĉiam pli serioziĝas, kaj en «Wallstreet» la borsinformoj ŝanĝperdis.
Sed la Vienano legante la raporton oscedas kaj gvidas sian knabon posttagmeze al «Kalafatti».
Kiel tuŝas lin Ĉinio?
Jes, certe, kiel koncernas nin Ĉinio? Se ni antaŭ 20 jaroj estus zorgintaj, kiamaniere tie vivadas tiom da homoj, eble ni nuntempe ne devus timi, ke la granda ĉino (Kalafatti), kiu ĝis nun ĉiam levis averte la manon, unufoje sin liberigas kaj piedpuŝante kaj detruante venos al iu kaj boros la montrofingron en la brustkaveton. Ĉar ĉifoje ŝajnas fariĝi el sonĝo — sanga realeco.
Tradukis el «Mateno» (29. junio 1925) Stephi Müller, Wien (2351).
Pri Crouch kaj Trumbull
Paul Crouch kaj Valter Trumbull, la usonaj soldatoj kiuj estis kondamnitaj ĉe kazerno Schofield (legu Ŝofield) proksime al Honolulu, Hawaii, atingis Alkatras-fortikaĵon en Kalifornio. La du herooj de klasbatalo forlasis Hawaii la 26an de junio celante la supre nomatan kazernon disciplinigan, kie ili estos punlaborigataj.
Paul Crouch, antaŭ ol li forlasis Hawaii, diris al reprezentanto de «The Daily Worker»: «Dume en Alkatras ni estos studantaj kaj preparantaj nin, ĉiurimede, al pli efikeca servado por la Afero de la laborista klaso por ke ni povu uzi tiun ĉi sciakiraĵon post nia liberiĝo.»
Parolante pri artikolo en Winston-Salem N. C. (Norda Karolino-ŝtato) ĵurnalo, titolita «Kompato por juna Crouch», nia esperantista kamarado diris antaŭ ol li enŝipiĝis, «Mi ne havas sufiĉan vortscikonon por priskribi tiujn kiuj oferas ‘kompaton’ por iu kiu malestimas favorkorecon de la kapitalista klaso.»
«Kiam ajn laborulo postulas sian rajton, la posedecon de la produktiloj kaj la riĉaĵaron kiun li produktis, li ricevas ‘malseverecon'».
Crouch kaj Trumbull estis militkondamnitaj pro nura atesto de spiono armea, kies atestaĵo estis pruvita kiel falsa de la defend-advokatoj. La verdikto estis decidita post malpli ol duonhora konsiliĝo, kaj la procesrekordo estis ŝanĝdifektita de la arme-estraro.
Kolektita de Ĝ. S. Nov-Jorko.
Moskvo, la 22. de julio 1925.
Al Tutmondaj Laboristoj Esperantistoj.
Karaj Kamaradoj!
Hodiaŭ, post la granda manifestado de la unuecfronta laborista solidareco, okazinta sur la Ruĝa Placo en Moskvo pro la vizito al Sovet-Unio de la sveda kaj germana laboristaj delegacioj, ni sendas al vi niajn fratajn salutojn.
Kunveninte en malgranda amika rondo, ni priparolis la hodiaŭajn taskojn de nia laborista Esperanto-movado kaj, alte taksante la grandan valoron de SAT por la proletaria Esperanto-movado kaj ankaŭ por la tutmonda proletariaro, ni kune kun la saluto sendas al ĉiuj Vi nian varman alvokon:
Zorgante pri plibonigo kaj perfektigo de la propagandinstruaj aparatoj de la enlandaj laboristaj Esperantoasocioj, ni samtempe zorgu pri plua kreskigo de nia praktik-serva aparato per nia SAT!
Ĉiu laborista esperantisto, kiu povas pagi kotizon al SAT — aliĝu al ĝi! Kaj kiuj ne povas — tiuj kuniĝu kaj aliĝu al SAT kiel kolektiva subtenanta membro. Nia mizera situacio ne estu baro por subteni SAT: kio ne estas farebla individue, tio estu farita kolektive.
Vivu esperanto, servanta al la proletariaro!
Vivu Sennacieca Asocio Tutmonda!
Willi Bennewitz, 2378, Chemnitz, Germanio Arthur Söder, Matfors, Svedio John Lindholm, Kramfors, Svedio Gustav Östling, 4504, Ludvila, Svedio John Nilsson, 4057, Bromölla, Svedio N. Nekrasov, 1520, Moskvo B. Breslaŭ, 1894, Moskvo N. Temerin, 1153, Moskvo G. Demidjuk, 1516, Moskvo Polanski, Moskvo A. Kalaŝnikov, Ĉita, Siberio.
Manifestado de Tutmonda Laborista Unueco
- de julio okaze de la vizito de germana kaj sveda laboristaj delegacioj al Sovet-Unio, en Moskvo estis organizita granda mitingo kun partopreno de la delegitoj. Ĉirkaŭ 100 000 laboristoj kunvenis sur la Ruĝa Placo, antaŭ la tombo de Lenin, por saluti la alilandajn laboristajn gastojn. Ĉiuj paroladoj, plifortigataj per multnombraj laŭtparoliloj, estis penetritaj per sincera celado al starigo de la internacia unueco laborista spite la klopodojn de burĝaro, pri la tuta mensogo de kies asertoj kaj blufoj konvinkiĝis la alvenintaj delegitoj. Granda entuziasmo regis la kunvenintan laboristan amason. Kiam post fino de la mitingo la delegitoj estis forveturantaj de la placo, ĉiu klopodis premi adiaŭe kaj salute iliajn manojn kaj . . . samtempe konvinkiĝi proprasperte, ke ili estas efektive la frate-kalozaj laboristaj manoj.
Notinde estas, ke inter 58 germaniaj delegitoj estas 2 posedantaj Esperanton, kaj inter 300 svedaj delegitoj — 8 esperantistaj kameradoj. En Moskvo, same kiel en Leningrad, ili estis priservataj per tradukado de niaj SAT-kamaradoj. Kaj eĉ kelkafoje la delegitoj-neesperantistoj konvinkiĝis, ke Esperanto servas plej perfekte por la traduka servo; la propaganda signifo de tio estis klare rimarkebla.
Post la manifestado kelkaj esperantistaj kamaradoj, Moskvaj kaj alilandaj kunvenis por pasigi kune kelkajn horojn. K-doj Bennewitz (Chemnitz) kaj Demidjuk (Moskvo) parolis pri SAT-movado kaj pri neceso de ĝia subteno flanke de enlandaj laboristaj esperanto-asocioj.
Ni esprimu la deziron ke similaj renkontiĝoj de laboristoj diverslandaj okazu kiel eble plej ofte; ili kreskigas la senton de laborista solidareco kaj unueco internaciaj, ili pligrandigas ankaŭ la bezonon de lingvo internacia. Moskva SAT-informo.
TRA LA KLASBATALO
Japana gazeto Asaki Asaha, havanta ĉirkaŭ 1 500 000 abonantojn, por manifesti ligon inter oriento kaj okcidento entreprenas flugadon de du aeroplanoj el Japanio tra Sibirio kaj Moskvo al Parizo. El Francio ili ŝipe revenos hejmen. La sciigo en Irkutsk estis ricevita per esperanta korespondanto tri monatojn antaŭ ol estis ricevita oficiala telegrafa sciigo de aŭtoritatoj. M. K.
Ĉinoj, kiuj loĝas en diversaj urboj de Sovetio (precipe en orienta Sibirio) oferas monon por subteni strikantojn de Ĉinio. Ĉinia konsulo de urbo Ĉito (orienta Sibirio) telegrafas, ke por ĉiuj strikantoj en Ĉinio ĉiumonate nun estas bezonaj ĉirkaŭ 3 000 000 rubloj. La strikantoj ĝis nun montras sin kuraĝaj kaj senhezitaj. M. K.
Ĉinia registaro kreis specialan komisionon por esplori financojn de l’ regno. La komisiono post longa laboro konstatis, ke tuta financa sistemo de Ĉinio bezonas reformon radikalan, ke impostoj estas tro altaj, ke diversaj provincestroj kontraŭleĝe uzas regnajn sumojn por siaj apartemaj armeoj, ke nacia industrio ne estas finance helpata. Enspezoj de regna buĝeto egalas 459 960 136 dolarojn, elspezoj — 566 496 260 dolarojn. Ĉiuj internaj kaj eksteraj ŝuldoj = 1 634 000 000 dolarojn. M. K.
La rifkabiloj preparas novan ofensivon ankaŭ kontraŭ la hispana fronto.
Minlaborista konferenco en Paris akceptis i. a. rezolucion pri la ekonomia krizo kaj minacanta striko en Britio. La germanaj delegitoj malkonsentis je internacibaza ĝenerala striko.
Senlaboruloj en Britio estis 20. julio 1 221 900 (t. e. 180 116 pli ol en sama semajno de antaŭjaro).
Ne hezitu aboni al SENNACIULO, la sola semajna gazeto laborista en esperanto!
— página 4 —
4 SENNACIULO
Pri sanitaraj institucioj en Palestino
El la institucioj, kiujn la cionista loĝantaro de l’ lando mem kreis kaj subtenas, plej citinda estas la «Kupath Cholim», la malsanula asekuro, fondita de l’ ĝenerala laborista organizaĵo hebrea. Ĉi-asekuro funkcias preskaŭ ekskluzive per la kotizado de siaj membroj¹) kaj la membronombro ĉiam pligrandiĝas, ĉar ne nur laboristoj, instruistoj sed oficistoj ŝtataj kaj privataj aliĝas. La kuracistoj estas dungitoj de l’ asekuro kaj konsistas el kuracistoj deĵorantaj nur ĉe la asekuro kaj specialaj kuracistoj. La aliloke kutima malsimpatio inter kuracistoj kaj ceteraj dungitoj malestas ĉi tie. La medicinan mastrumadon estras kuracisto. La kunlaboro inter medicinaj kaj nemedicinaj dungitoj okazas senkonflikte. La asekuro ankaŭ eldonas propran ĵurnalon «Briuth Haoved» (laborista higieno) kiu okupiĝas pri la diversaj temoj de l’ asekuraj aferoj, publika, — industria higieno kaj en kiu kunverkas medicinfakaj kaj mastrumteknikaj oficistoj. Dume la «Haddassah» — asekuro plejparte koncentrigas sian agadon al urboj kaj nur dissendas kelkajn kuracistojn en la plej imponajn koloniojn; la asekuro «Kubath Cholim» precipe surprenis la taskon de kontraŭmalsana protekto al terkulturaj laboristoj, enmeze de la terkulturejoj; krom siaj ambulatorioj en la urboj ĝi posedas boninstalitan hospitalon en Ain Charod, kiu servas kiel centra malsanulejo al ĉiuj terkulturaj komunumoj lokitaj sur la Jesreel-ebenaĵo; estas konstruita 1 laborista ripozejo en Mozah, la konstruo de 2. ripozejo sur monto «Karmel» apud Haifa estas komencota. La laboristaro rilate al la farendaĵoj estas tute memstara. Ĉi tie ankoraŭ ekzistas nenia laborista protektleĝaro, invalidec- kaj akcidentleĝaro. Pro la evoluanta industriiĝo de l’ lando ĉi-supro fariĝas necesaĵo. Flanke de l’ registaro jam leĝo estis preparata. Se la laboristaro ne mem estus helpinta sin, la laboristo okaze de malsaniĝo hodiaŭ estus tute senhelpa. Komparante la mortstatistikon oni konsciiĝas, ke ili (la sanit. institucioj) por la plej granda parto de l’ jaro sufiĉas por ĉiaj postuloj, ke kontraŭe je la fino de l’ somero kaj je komenco de l’ pluva periodo, kiam la intestinfektoj kaj malarioj amasiĝas, okazas superpleniĝo de l’ hospitaloj. Konsiderinde estas, ke pro cirkonstancoj ĉi tieaj la hospitalflegado jam necesiĝas ĉe pli malgravaj malsanoj; parto de l’ laboristoj el la plej novaj kolonioj loĝas en barakoj kaj tendoj. Se la enmigro samrapide daŭros kiel lastatempe (pli ol 200 homoj pomonate), tiam evidentiĝos por la venontaj jaroj pligrandigo de l’ sanit. institucioj. Verŝajne estas, ke pro nuna ekonomia evoluo kaj loĝantara kresko ankaŭ la institucioj de l’ lando ampleksiĝos.
Ĉar en la plej oftaj okazoj la kuracistoj ne venis pro ekonomiaj, sed naciaj motivoj, laŭŝajne ankaŭ kelke da tempo pro konstanta alveno de kuracistoj bezono da ili ne estis, la lando havis ekzemple pli da specialistoj ol la aliaj landoj de l’ antaŭa Oriento, kiel Sirio, Egipto. Tamen pro la rapida evoluo de l’ lando ekestis ŝanĝo. Spite relative alta kuracistnombro ne ekzistas ĉi tie senlaboraj kuracistoj kaj dum daŭro de l’ evoluo oni supozeble ankoraŭ bezonos ekzamenitajn specialkuracistojn.
Laŭ „Der Arb. Samariter» trad. SAT 1019.
- La jarbuĝeto estas 32000 egiptaj funtoj.
El Angola
Laborkondiĉoj de Indiĝenoj
Angola — la portugala kolonio el sudokcidenta Afriko — estas lando, kiu vivas, laŭ ekonomia vidpunkto, en tre primitiva stato. La industrio preskaŭ malestas aŭ ekzistas nur en sia infanaĝo. Krom la fiŝa (kaptado kaj preparado) kaj la kansukera industrioj, okupantaj kelkajn milojn da laboristoj, oni nur trovas senvalorajn kaj senfortajn provojn de industrientreprenoj. Oni faras kelkajn objektojn el diversspecaj fibroj, preparas viandojn kaj aliajn manĝeblajn konservaĵojn, produktas iajn konstrumaterialojn kaj tabakaĵojn (cigaredoj, cigaroj kaj s.), eltiras diversajn industrioleojn, sed ĉi-ĉio nur en tre malgranda skalo. Eĉ la minindustrio, kiu povus esti tre grava se la portugalaj kapitalistoj ne tiom stulte timetus la uzadon de siaj kapitaloj en tiuj ne tuj profitdonaj entreprenoj, estas preskaŭ nula. En la grundo de Angola-kolonio troviĝas ja multaj kaj abundaj minaĵoj: fero, kupro, karbo, petrolo, oro, arĝento, diamantoj, k. a. sed, verdire, nur la diamantoj estas sufiĉe bone esploratoj kaj konstituas unu el la plej grandaj riĉaĵoj el Angola (kompreneble, nur en la manoj de kelkaj portugalaj kaj alilandaj kapitalistoj, kiuj laŭkutime demetas siajn patriotajn vualojn antaŭ la pordo de la monkaso).
La terkulturado konsistigas, kune kun la komerco, la preskaŭ ekskluzivan — almenaŭ la precipan — okupon de l’ Angolanoj, ĉu de blankrasulaj kapitalistoj, ĉu de la malriĉaj indiĝenoj.
La normalaj okupoj de la indiĝenoj estas ja la terkulturado kaj la bestbredado. Esceptinte tiujn, kiuj loĝas en la urboj kaj gravaj urbetoj, la indiĝeno posedas ĉiam terpeceton, kiun li mem kulturas helpite de siaj edzinoj kaj infanoj, kaj el kiu li deprenas siajn vivsubtenaĵojn samkiel ti-kiujn li devas vendi por pagi la impostojn, kiujn la ŝtato de li postulas.
Per tre primitivaj metodoj, ĝenerale sinservante nur per la «katana» (longa kaj larĝa tranĉilego), per malgranda hakilo kaj, speciale, per la manoj, li kulturas la tielnomatajn malriĉajn specojn, nome, maizon (milion), manihoton (mandjoko), pataton, «jinguba»n (arakidon¹) kaj paŝtigas sian brutaron en la vastegaj naturherbejoj.
Li travivus tiamaniere sufiĉe trankvilan, kvankam tre simplan kaj ofte sovaĝegan vivadon, se la superegaj interesoj de l’ kapitalistaj uzurpantoj ne postulus lian brakon por la esplorado de siaj «fazenda»j aŭ «granja»j (grandskalaj kulturkampoj), por la funkciigo de siaj fabrikoj aŭ uzinoj kaj por ĉiuspecaj nekvalifikitaj laborbranĉoj.
En tio kuŝas la plej senhonta ekspluatado de l’ kompatindaj indiĝenoj, plej grava fonto de riĉeco de l’ koloniaj kapitalistoj.
La trafiko de genigruloj, nome la sklaveco, estis leĝe malpermesata jam de jaro 1836, sed la aktualaj laborkondiĉoj perforte truditaj al indiĝenoj konstituas novan formon de maskita sklavigo.
Inter pli ol 6 milionoj da personoj loĝantaj en la 1,260,000 kvadrataj kilometroj konstituantaj la Angola’an teritorion, eble ne pli ol 100,000²) estas eŭropanoj, blankrasuloj. El ĉi lastaj, la plejgrandparto, preskaŭ la tutaĵo, estas ĉu komercistoj aŭ terposedegantoj, ĉu ŝtatoficistoj.
Konsekvence, la laboristaro devas esti serĉata inter la indiĝenoj sen kiuj la disvolviĝo de koloniaj entreprenoj kapitalistaj restus absolute nula.
El tiu aserto ĉiu povus konkludi ke la indiĝenoj, multe serĉataj kaj nedispensseblaj, devas esti bone salajrataj kaj zorge traktataj.
Ne! Tute ne! La bone konata bronza leĝo restas neaplikebla en ĉi-kazo. Kontraŭ tio zorgas la registaro, ĉiam kaj ĉie montriĝanta la plej konfidaj komizoj de la grandega firmo Kapitalo, Financo & Imperiismo.
Diversaj leĝoj estis publikigitaj en Angola por reguligi la rekrutadon de indiĝenaj laboristoj. Ili ĉiuj bazas sur ĉi-principoj:
La indiĝeno estas devigata labori ĉe iu ajn mastro, kiu postulas liajn servojn por iu ajn laboro.
Esceptoj estas difinitaj nur por: a) riĉaj posedantoj; b) indiĝenoj akirantaj pere de sia mema laboro (???) aŭ de aliuloj «multon pli ol ili bezonas» kaj vivantaj dank’ al tiuj profitoj en materiaj kondiĉoj de komforto sin diferencigantaj el tiuj de la ceteraj indiĝenoj; c) indiĝenoj sin okupantaj je mar-, dom- aŭ oficejo-servoj.
El la laste publikigita «Regularo por la Rekrutigo kaj Dungado de Indiĝenaj Laboristoj» mi ĉerpas la ĉi-suban materialon.
Ĝis fino de jaro 1924 la rekrutigo de indiĝenaj laboristoj, escepte por ŝtato-servado, nome publikaj konstruaĵoj, fervojoj, komunikiloj k. t. p., estis farita helpe de perantoj-rekrutigistoj, kiuj okupiĝis ekskluzive je tiu malnobla metio, noveforma trafiko de «gudrokapuloj» — malestima nomo, kiun ili mem donis al la mizeregaj indiĝenoj.
Ĉiu terkulturisto aŭ industriisto bezonanta kelkajn brakojn adresis sin al tiuj perantoj, kiuj ricevis sufiĉe grandan pagon po ĉiu rekrutigita indiĝeno.
¹) Ternukso. ²) La ekzaktan ciferon mi ne scias ĉar mi ne ankoraŭ trovis bonan statistikon pri loĝantaro de Angola.
— página 5 —
SENNACIULO
La rekrutiganto havis ĉiun helpon de la lokaj aŭtoritatuloj kaj «sendis» al rekviziciinto la koncernajn indiĝenojn inter vicoj da soldatoj ĉar, ĝenerale, nur perforte li povis ricevi ilin.
Laŭ la lasta regularo tiu metio estas malpermesata kaj la rekrutigo estas farata senpere de la lokaj aŭtoritatuloj, al kiuj la mastroj devas adresi siajn rekviziciojn, sed per tio la malnobla ekspluatado, kiu estis farita super la kapoj de la indiĝenoj, nur transpasis de tiuj privataj perantoj al la nun oficialaj aŭ al la delegacioj, kiujn la mastroj persone aŭ pere de siaj asocioj devas, laŭ la sama regularo, krei en la lokoj de rekrutigo.
Laŭleĝe, la lokaj aŭtoritatoj devas fari kolektivan kontrakton al ĉiu grupo de indiĝenoj marŝantaj per privata aŭ ŝtata servado.
Tiu kontrakto ja estas ĉiam farata, sed ĝi restas nur porforma, ĉar ĝi neniam estas plenumata eĉ ankaŭ ĉe la ŝtatservistoj.
Cetere la dungita indiĝeno ne estas informata pri la laborloko nek pri la speco de laboro, kiun oni postulas de li. Li devas forlasi sian familion, siajn kampojn, sian brutaron kaj kunsekvi siajn samsortulojn ĝis la loko de sia sklavigo, plurfoje piedmarŝante dum kelkcentoj de kilometroj.
Pri kontrakto li nenion konas, eble eĉ ne scias, kion tio signifas.
Laŭ la tempservo ekzistas diversaj specoj de kontraktoj:
a) 4 aŭ 6 monatoj por la indiĝenoj, kiuj devas servi en la «cirkunskripcio ¹)» en kiu ili normale loĝas;
b) 6 monatoj kiam ili devas labori en alia «cirkunskripcio» aŭ en alia distrikto, se la vojaĝo de la loko de koncentriĝo ĝis la laborloko (vojaĝo, kiu ne estas enkalkulita en la kontraktotempo) daŭras malpli ol ok tagojn;
c) 8 monatoj se tiu vojaĝo devas daŭri inter ok kaj dekkvin tagoj.
d) 10 monatoj, kiam la laboristoj devas uzi la marvojon, aŭ kiam la vojaĝo surtere ne povas esti farata dum malpli ol dekkvin tagoj.
Post la finiĝo de siaj kontraktoj la indiĝeno devas esti rekondukitaj, ĉiuj elspezoj je konto de la dungisto, inkluzive la nutrado, en la lokon de sia deveno kaj nur povas esti denove kontraktataj por la sama aŭ por alia mastro, kiam pasis tempo egala al tiu de iliaj antaŭaj kontraktoj.
Tiuj klaŭzoj koncernantaj la tempdaŭron de la kontraktoj kaj la ripozon de la laboristoj, nur malofte estas plenumataj. Mi mem konas kelkajn indiĝenojn «kontraktitajn» por labori dum 6 monatoj en ŝtata oficejo en Loanda, kiuj restas je la servo de tiu oficejo depost 15 (dekkvin!) monatoj sen ke oni pensas pri ilia anstataŭigo.
La nuna salajro de tiuj laboristoj, laŭleĝe difinita, estas 0,80 eskudo potage
¹) Administra landa subdivido.
— ĝuste la afrankoprezo de letero por eksterlando, ²/₁₀₀ (du centonoj) de l’ meza salajro de kvalifikita laboristo (eŭropano) — sed ĉi-mizeregan pagon ili neniam ricevas entute.
En la laborloko — tion postulas la koncerna regularo — la indiĝenoj ricevas ĉiusemajne po ¹/₅ de ilia salajro, t. e. dufoje 2,40 eskudojn ¹) ĉiumonate. La ceterajn ⁴/₅, post dekalkulo de 80 eskudoj por pagi la imposton ²) ili devas ricevi en la loko de sia deveno post la kontraktfiniĝo, kio, tamen, nur tre malofte okazas. Alveninte en sia «sanzala» ³) la indiĝeno ricevas kiel pagon por sia multmonata laboro, nur kelkajn eskudojn aŭ 2—3 kokinojn, 1 porkon aŭ pecon da drapo, sed tre ofte . . . nenion. La mizeruloj ne scias fari kalkulojn kaj, do, povas esti senhonte forrabataj. Kaj se, iom sagacaj, ili protestas ĉe la aŭtoritatuloj, ili riskas esti arestitaj aŭ per vipo forpelitaj.
La indiĝenaj infanoj ambaŭseksaj povas esti dungitaj nur kiam iliaj patro aŭ patrino kunestas. Ili ricevas (?) samkondiĉe kiel la aĝuloj salajron de 0,24 esk. kaj povas labori nur 6 horojn potage (???).
La labortago por la aĝuloj ambaŭseksaj estas 9-hora. Nenecese estus diri ke la indiĝenoj laboras tiom da horoj, kiom iliaj mastroj postulas, ĉu dumtage aŭ dumnokte, malgraŭ tio, ke la regularo tion parte malpermesas, speciale koncerne la virinojn kaj geinfanojn.
Krom la salajro, la mastroj estas devigataj doni al siaj dungitoj nutradon kaj vestaĵon.
Mi ĉerpas el la regularo la indikojn pri kvanto de nutraĵoj, kiujn la mastroj devas are disdoni al siaj laboristoj por ke tiuj mem ilin kuiru laŭ siaj gusto kaj moroj:
800—1000 gr. potage da «fuba» ⁴), faruno, rizo, fazeolo aŭ simila nutraĵo. 250 gr. potage da freŝa viando aŭ fiŝo aŭ 150 gr. da samaj sekigitaj aŭ salitaj fiŝo aŭ viando. Palmoleo kaj salo, respektive 50 gr. kaj 30 gr. potage.
Laŭ la regularo, la nutraĵoj disdonitaj al indiĝenaj laboristoj devas esti el plej bona kvalito kaj en bona stato. Tamen, ĉu en la kvanto, ĉu en la kvalito, ili estas ĉiam forrabataj ne nur ĉe la privatuloj, sed ankaŭ ĉe la ŝtato mem. La komercistoj vendas kaj publike anoncas «specialajn por nigruloj nutraĵovarojn» (ĝenerale putriĝantaj).
¹) Por pli bona kompreno mi indikas tion, kion oni povas aĉeti per tuta monatsalajro de indiĝena laboristo — 4,80 esk.: 3 cigaredpaketoj (60 cigaredoj) kaj 1 alumetskatolo, aŭ 1,200 gramoj da rizo, aŭ 2,400 gr. da terpomoj aŭ da fazeoloj, aŭ 2 kiloj da maizpano.
²) La ŝtato postulas de ĉiu indiĝena viro la pagadon de ĉiujara imposto kies nuna sumo estas 80 esk. La tielnomata «indiĝena imposto» signifas la plej gravan enspezon de la kolonio.
³) Indiĝena vilaĝo.
⁴) «Fuba» estas speciala faruno je tre malagrabla gusto akirita per la pistado de la maizo aŭ de la manihoto post kelktaga infuzo en varma aŭ fluanta akvo respektive per la maizograjno aŭ la manihota tubero.
La vestaĵoj disdonotaj de la mastroj nombras respektive:
a) Por la indiĝenoj «kontraktitaj» por 3 aŭ 4 monatoj en la «cirkunskripcio»: 1 drapo ¹) aŭ pantalono kaj 1 ĉemizo, kamizolo aŭ vesto;
b) Rekrutigitaj por 6 monatoj: samon kiel por la antaŭaj kaj plue 1 kotona litokovrilo (utilas rimarki ke la indiĝenoj neniam dormas surlite);
c) Kontraktitaj por 8 aŭ 10 monatoj: 1 kotona litokovrilo, 1 vestaĵo (pantalono aŭ pantaloneto kaj bluzo aŭ vesto) por uzado dum la laboro kaj 1 vestaĵo (drapo aŭ pantalono kaj ĉemizo, kamizolo aŭ vesto) post finiĝo de la kontrakto.
En Loanda, ekzemple, ĉe la Fervojo (ŝtata entrepreno) oni povas ofte vidi multe da indiĝenaj laboristoj kovritaj nur per malgranda peco de kruda felto aŭ de malpura ĉifonita sako . . .
La mastroj estas ankaŭ devigataj doni loĝejon kaj kuracadon al siaj laboristoj eĉ kiam la malsano estis akirita ekster la laboro.
El ĉiuj kondiĉoj de l’ kontrakto ĉi-lasta estas, ja, la plej bone plenumata. Spite tio, multaj indiĝenoj mortas pro manko de la necesaj zorgoj. Oni konsideras la mizerulojn kiel bestoj kaj kiel tiaj ili estas kuracataj.
Male la klaŭzoj koncernantaj la loĝadon de la indiĝenoj estas unu el la malplej respektataj. En la plimulto de l’ kazoj ili devas kuŝi surgrunde aŭ loĝiĝas en infektaj barakoj, kiujn ili mem konstruas per kelkaj arbobranĉoj kovritaj per sekaj herboj.
— — — — — — — — — — — —
Jen, detale priskribitaj, la normalaj laborkondiĉoj de indiĝenoj en Angola.
Sed en multe pli malbonaj kondiĉoj laboras la indiĝenoj, kiuj estas rekviziciitaj per publikaj laboroj en la «cirkunskripcioj», nome konstruo aŭ riparado de publikaj vojoj k. s.
Ĉi-indiĝenoj estas devigataj al laboro sen salajro kaj ofte ankaŭ sen nutrado, sed preskaŭ ĉiam kun la devo alporti mem siajn laborilojn.
Por fini mi ĉerpas el intervjuo kun la prezidanto de la Asocio de Komercistoj el Malanje, publikita en ĵurnalo el Loanda, la jenajn periodojn:
«— Sed, ni parolu ankoraŭ pri la kaŭzoj de la malriĉiĝo de l’ distrikto. Tre malbonan politikon oni sekvas ĉi-tie depost ĉirkaŭ du jaroj, kiu povas esti resumata jene: devigi la nigrulon konstrui turistajn vojojn per siaj propraj laboriloj (kiuj kostas al ili tro multe), ne permesi ke li faru siajn kulturojn ĉar oni ne donas al li la sufiĉan tempon por tio, ne doni al ili la ripozon ne nur por la rekonstruado de ilia agrikulturo, sed ankaŭ por progresigi ilian brutaron. Kial do oni postulas de ili la imposton de 80 esk. kaj oni konstante rekrutigas novajn gentojn por enriĉigi aliajn distriktojn? Kaj mi jam ne parolas pri la servoj liveritaj de
¹) La indiĝenoj, speciale la virinoj, tre ofte vestiĝas per nura granda drapo, kiu kunvolvas ilian korpon dumtage kaj ilin kovras dumnokte.
— página 6 —
SENNACIULO
ili al la ŝtato, kies salajro ne estas pagata, kiel antaŭnelonge okazis rilate al iaj grupoj de indiĝenoj.
«— Tio estas tute eksterorda! . . . Vera perforto! . . .»
«— Ĉu el tio konsistas la civilizigo de la indiĝeno? Ĉu en tio resumiĝas la firmigo de la distrikto? La poseduloj respondu . . .»
— — — — — — — — — — — —
«Se en la plataĵo (t. e. la plataĵo, kiu okupas preskaŭ la tutan distrikton Malanje) estas agadkampo por ĉiuj iniciativoj kaj energioj, kial do permesi ke ĝia loĝantaro estu deturnata en regionojn tute diferencajn laŭ klimato kaj nutrado, el kio rezultas ĝia malfortiĝo, nur pro tiuj kiuj mortas, je pli ol 40 %??? Kaj malfeliĉe estas nenia kontrolo super la mastroj, kiuj dungas la mizerulojn, el kiuj la plejgrandnombro revenas (kiam tio okazas) skeletaj kaj kovritaj per vundoj!
«Kiu antaŭ kelkaj jaroj travojaĝis la regionojn Songo kaj Jinga, trovis multajn «sanzala»jn tre popolhavaj kaj riĉaj je bestoj kaj kulturkampoj; nune ili estas ĉagrenigaj por tiuj, kiuj konis ilin ĉar oni nur trovas herbejojn kaj signojn montrantajn ke tiuj «sanzala»oj ekzistis iam! La nuraj loĝantoj troveblaj estas maljunuloj kaj skeletaj infanoj! Krimo kontraŭhoma, kiu meritas la koncernan punon!»
— — — — — — — — — — — —
Komentarioj estas nenecesaj.
La ĉi-supraj vortoj en buŝo de burĝuloterposedanto, kvankam ili respegulas liajn vundatingitajn interesojn, estas multe pli elokventaj ol ĉiuj frazoj forglitantaj el mia mallerta plumo.
J. P. B.
El Nederlanda Indio
Tiel nomata Nederlanda Indio estas gravega enspezfonto de Nederlandaj kapitalistoj. Milionojn da guldenoj ĝi ĉiujare havigas al ili. La indiĝenoj jes vivas en mizeraj cirkonstancoj, sed tio ne gravas. Gravas nur la mono. Ke ĝi regule alfluu Nederlanden estas la ĉefafero. Kaj tiuj, kiuj revoluciigas la indiĝenojn, kiuj proklamas «Indio for de Nederlando» kaj «Indio al la indiĝenoj» estas kompreneble ĉiurimede kontraŭataj kaj persekutataj.
Unue oni ekzilis la Nederlandajn propagandistojn Sneevliet kaj Bergsma. Venis novaj enlandaj agitantoj Tan Malakka, Semaoen k. a. Ankaŭ ĉi lastajn oni ekzilis. Kaj nun estas ĉiu, kiu nur iomete propagandas komunismon, trafata de la mano de la registaro.
Komunistoj Poeradisastra kaj Dahlan estis kondamnataj al monpuno aŭ malliberejo pro disdono de flugfolio.
Kaporalo Monkarang estis eksigata el la armeo pro tio, ke li komunistan gazeton, kiun li estis ricevinta de iu, transdonis al kamarado.
La komunisto Zainoedin ekzilita al Koepang (Timor) estis, ĉar komunista gazeto en Semarang komencis protestagitadon kontraŭ la ĉefulo de Timor, pli malproksimen sendata al Mui.
En la garnizono Meester Cornelis estis eksigataj 2 soldatoj kaj poste ankoraŭ 7, ankaŭ 1 en Bandoeng. En Tjinahi oni eksigis kaporalon kaj pri kelkaj soldatoj en Pontianak estas la akuzo ankoraŭ en esploro. Ĉi ĉiuj eksigoj okazis pro «okupo pri komunismo».
Pro artikolo «La registaro kaj Tan Malakka» estis la Soedan’a partiorgano «Soerapati» konfiskata. Bedaŭre por la konfiskantoj oni trovis nur 18 ekzemplerojn.
La ĉefstabejo de la armeo elsendis cirkuleron per kiu ĝi malpermesas, ke soldatoj, iliaj familianoj aŭ iliaj geservistoj (!) estu membroj de revoluciaj societoj. Ankaŭ estas malpermesite viziti la kunvenojn de tiaj societoj.
Per tiaj rimedoj Nederlanda kapitalismo klopodas konservi siajn poziciojn en Indio.
Kompilis 670.
Inter ni
— Komparo ne estas argumento.
— Estas vere, sed komparo helpas klarigi, komprenigi argumenton. Tial mi unue faru komparon.
En la meblista fako, ekzemple, estas diversaj subfakoj, en kiuj la teknikaj procedoj uzataj diferencas inter si. Seĝofaristo ne laboras samprocede kiel ŝrankofaristo. Ebenisto ¹) kaj menuzisto ¹) ne aplikas saman laborprocedon.
Okazas iafoje, ke meblisto iras de iu subfako en alian. Tiam li emas enkonduki la procedojn, kiujn li kutimis apliki en la forlasita fako. Kaj li fuŝlaboras. Li do devas unue lerni novajn procedojn, novan labormetodon.
Simile okazas en SAT.
La revolucia movado povas esti konsiderata kiel granda fako; la diversaj partioj kaj organizaĵoj kiel subfakoj.
Nu, SAT-on konsistigas elementoj, devenantaj el ĉiuj subfakoj. Sekve, tiuj subfakanoj emas enkonduki en la Asocio siajn apartecojn. Kaj tio okazigas kelkfoje konfuzon kaj mistrafon.
Samkiel metiisto, transirinta de iu fako en alian, devas unue lerni novan laborprocedon, same en SAT ni ĉiuj devas akiri satecan agadmanieron, satecan spiritostaton.
SAT ne havas kiel taskon politike agitadi. Sekve, kiu partianece politikas en nia Asocio, tiu same fuŝagadas kiel ebenisto, kiu volas apliki sian laborprocedon en la konstrulignaĵista fako.
En SAT ni agu satane. Aliel ni agus nur diable, detrue.
Iuelie.
¹) Meblofaristo tute ne difinus la specon de laboro, kiun faras ebenisto. La samon oni povas diri pri la vorto lignaĵisto, rilate al menuzisto. La vortoj ebenisto, menuzisto estas same necesaj kiel ĉarpentisto, kiu estas oficiala. Ĉarpentisto ankaŭ estas lignaĵisto.
[REKLAMO p.6 | 39,83,66,88] PETRO vojaĝas tra la mondo! Ĉu vi jam konas lin?
DISKUTEJO
Kaj tamen ĝi estas urĝe necesa!
Ĉe multaj k-doj, kiuj tralegis la artikolon de k-do Demidjuk «Unuecforma aŭ unuecspirita movado?» restis ankoraŭ malpli da duboj ol antaŭe pri tio ke la unuecformo de l’ movado estas laŭdinda, tiu unuecformo, kiu ebligos finfine krei unuecan spiriton.
K-do Demidjuk en la plejparto de l’ artikolo sia tiom varmege, arde, konvinkite kaj profund-sincere pledas por la tezoj, kiujn ni tuŝis, ke finfine tute malmultaj k-doj komprenas, kial k-do Demidjuk «hezitus levi la manon» por la reformproponoj. Ni, iuj el la proponintoj, kore dankas k-don Demidjuk por tia «kontraŭbatalo». Sed ĉar ne ĉio en lia artikolo estas sufiĉe klara, ni penos fari kelkajn korektojn kaj aldonojn.
Kie embrias la propono pri unuecforma organizo?
— Tute ne nur en la sukcesoj de SAT! Ho, tute ne, ĉar aliel la propono estus provizore malnecesa. Se SAT sufiĉe sukcesus, ni havus plenan rajton atendi pacience ĝis kiam ĉiuj mem alvenos sen niaj petoj al SAT.
Sed bedaŭrinde la afero aspektis al ni tute aliforme. SAT prosperas plibone ol kiu ajn proleta mondlingva organizaĵo. Kaj tial ĝi, nur ĝi, povas esti la kerno de nia kreota unueca organizo.
Sed ĝi ne estas tiom forta, kiom ni tion dezirus. Kaj tial la propono ankaŭ embrias en tio, ke SAT ne sukcesas tiom, kiom ĝi indas pro sia grandega utileco!
Ja ankaŭ la aperon de semajna «Sennaciulo» elvokis ne nur niaj sukcesoj. Ĝin elvokis, pli ol ĉio, la kruda neceseco. Kaj la samo, k-doj, elvokas nun urĝan necesecon de l’ reformo.
SAT estas plej bonega aparato, plej taŭga maŝino. Sed ĝi ne havas sufiĉe da «hejtaĵo» kaj ne sufiĉe da laboristoj ĉe ĝi por pli bone funkcii. SAT similas bonegan muelejon, kiu kun grandega peno laboras ĉar la akvokanalo, kiu devus movigi ĝiajn radojn, fluas en diversajn flankojn, kaj senrezulte sekiĝas kaj perdiĝas.
La poresperanta kanalo nur tiam bone antaŭenpuŝos la evoluon de nia asocio, kiam ĝi fluas al unu direkto, kiam ĝi estas unuecforma.
Aliel plue estos manuskriptoj kaj mankos legantoj — libroaĉetantoj. Estas gazeto, sed malsufiĉe da abonantoj. Estas kooperativo sed malmulte da akciuloj. La efektivigon (realan, ne surpaperan) de nia Tutmonda Inform-Servo ni prokrastas de tag’ al tago, ktp. — ktp. — ktp.
Ni ripetas, parolante sincere: la situacio ne estas tiom «roza» por ke ni rajtu diri «ĉio iru plue, kiel iris ĝis nun!» Ni ne estu rutinuloj. Esti bonaj SAT-anoj — signifas bone ekkoni la situon de l’ asocio kaj peni plibonigi ĝin.
Jen k-do E. L. en iu recenzo («S.» n-o 39) konsideras, ke estas pli celkon-
— página 7 —
SENNACIULO
forme labori per la servoj de SAT, ol «proponaĉi neefektivigeblajojn». La konsidero estas tre trafa. Ni treege ĝojas se en Francio estas sufiĉe havi la libreton, recenzitan de k-do E. L., por konvinki ĉiujn pri la gravaj ecoj de esp-o kaj SAT.
Sed, bedaŭrinde, ne ĉie estas la samo. Ekz. en Sovetio la libreto de k-do Boubou droniĝus inter centoj da aliaj similkarakteraj verkoj kaj neniu eblus kompreni, kial dokumentaro, kompilita per esp-o, estas pli valora ol kiu ajn alia. Diversaj k-doj el Okcidenta kaj Meza Eŭropo per heroecaj agoj permesis al la asocio elkreski kaj komenci normalan agadon, sed «Sennaciulo» kaj la dekkvino de SAT-eldonaĵoj, aperigitaj dum pli ol 3 jaroj, elvokas ĉi-tie ofte ridetojn.
Se al iu el ni subite alvenus la ideo kompili dokumentaron pri la funkciado de lab. universitatoj, pri vivkondiĉoj de konstrulaboristoj aŭ, ekzemple, pri evoluo de revolucia movado en malproksima lando, ni kolektos nur treege malkompletajn, malriĉenhavajn, do maltaŭgajn kaj neutilajn materialojn. Redakcio de revuo «Raboĉij Klub» («Laborista Klubo», Ĥarkov) bonvenige kaj komplete proponis siajn paĝojn al la verkontoj de artikoloj pri laboristaj kluboj, univ-toj ktp. — Ĉu multiuj uzis tian bonan okazon?
K-doj penis enketi pri laboro de komunistinfanaj org-joj, pri poresperantaj rezolucioj voĉdonitaj de ruĝulaj organizaĵoj, kaj cet. temoj. — Ĉu ili multe sukcesis?
Iam, malofte, gazetredakcioj akceptas ĉi-tie tradukaĵojn el «S-lo». — Sed kiel ili aspektas, presitaj apude de 8, 12, 16-paĝaj artikoloj, tradukitaj el angla, germana k. a. nacilingvoj?
— Ĉu ni estas pesimistoj?
— Ho, tute ne! Sed ni konstatas ke SAT estas bonega vagonaro kun tro malmulte da pasaĝeroj, kaj tio malhelpas al ĝi rapide atingi la altan celon!
Kaj nome tial, kun malĝojo en koro, oni devas «kritiki kaj proponaĉi». Oni devas «proponaĉi» por ke SAT elvoku ne nur, jen aprobajn, jen mokajn, ridetojn.
Se la varba, la «esperantist-iga» laboro plue evoluos, kiel ĝis nun ¹), ni povos nur plue aprobi la rekomendajojn de k-do E. L., sed . . . nenion fari realan.
— Do jen, k-doj, embrias la propono!
Kion oni ne forgesu
En sia artikolo k-do Dem. nesufiĉe atentas la fakton ke la propagand-asocioj konsistus nur el propagandistoj kaj kursgvidantoj, ke tie kuŝus la faka principo. Li eĉ ne provis taksi kiom tio estas grava por ĉiu, kiu celas al «movado sen purepropagandaj organizaĵoj».
K-do Dem. konsideras ke okazos simpla «algluado de SAT-matrikuloj» al novebakotaj SAT-anoj. Li treege ŝatas la
¹) Tiaj sukcesoj estas enviindaj por idistoj (ili faras nenian praktikan laboron) sed por ni ili malsufiĉas.
edukivan valoron de SAT-ismo, sed forgesas, ke la nove bakotaj SAT-anoj vole — nevole devas — en la vicoj de SAT — iom aliiĝi ideologie. Ja la edukiva laboro estos ankoraŭ pli trafa kiam estos pli da membroj, do pli da rimedoj por antaŭen puŝi la eduk-laboron.
Oni nun mekanike ne povas atenti SAT tiom, kiom decas, ĉar la land-asocio estas separata organismo. Tial, en Germanio, Ĉekio, Svedio, oni apenaŭ refutas la mensogajn dirojn pri tio, ke SAT estas «bolŝevika» organizaĵo. —
Kaj, finfine, la propagando estas lama. Mi scias urbojn, kie estas multege da esp. kursoj (laboristaj), multe da ellernintoj la lingvon, sed kie oni preskaŭ ne mendas esp. librojn (de SAT) kaj nesufiĉe abonas SAT-organojn.
Plue, estas eraro pensi ke SAT-sekcio estos pli persekutata ol revoluciema landasocio (?) — Por eviti persekutojn, ni ne fondu klasbatalemajn unuiĝojn!
Ĉu tion-ĉi proponas k-do Demidjuk?
Nia movado estu unuecforma!
Efektive, estis malmulte farita el tio, kion ebligas fari SAT sed tio estas kaj estos natura, se nia laboro ne estos sufiĉe larĝskala.
La fina konkludo de multaj k-doj nature sekvas el iliaj oportunistaj konsideroj: lasi ĉion mem evolui plue kaj atendi ke iom post iom SAT per «reala utilo logu proletajn esp-istojn» al si.
Sed ni, male, deklaras ke SAT por allogi devas multe kaj trafe labori, por labori ĝi bezonas multoble pli da k-doj en siaj vicoj ol ĝi havas. Tiujn plifortigajn rezervojn donos al ni la reformo. SAT pli allogece funkcios se la tuta revoluc. esp-ista familio troviĝos sub unu standardo.
La reformo ne estas tiom valora pro la esp-istoj (ne tro multaj), kiujn ĝi alvenigos el la land-asocioj, kiom pro tio, ke ĝi donos organizmanieron, kiu faros eĉ la propagandon «peresperanta», ĝi plifortigos la «praktikecon» de l’ movado. Anstataŭ longa vojo: kurso — landasocio — SAT, estos tute mallonga: kurso + SAT. T. e. la lernanto devos laŭeble komenci sian praktikan laboron, eĉ ĝis la fino de l’ lerno-kurso.
La reformo ne estas tiom terura, kia priskribas ĝin kelkaj k-doj. La Kremenĉugaj grupoj, sendintaj proponon al Viena Kongreso, montris vojon, uzeblan en multaj lokoj. Al la reformo oni povas aliri laŭgrade, ne subite. Komence oni povas nur starigi favorajn kondiĉojn por SAT-laboro kaj SAT-anoj.
La afero estas serioza! Ĝi postulas urĝan decidon pri la vojo sekvenda! Tial ni esperas ke la SAT-kongreso kaj la speciala konferenco en Vieno el reprezentantoj de land-asocioj tion bone komprenos kaj direktos la movadon sur relojn, pliproksimigantajn la celon!
I. Avrunin (1122). V. Kolĉinski.
Konsideroj pri organizo de tutmonda Esperantista movado proletara
La idearo de k-doj Kolĉinski kaj 2921 ne estas nova. Ĝi jam batalis antaŭ kaj post fondiĝo de SAT por sia efektiviĝo. Atentinda estas fakto, ke la ideo pri unuigo de ambaŭ movadoj en unuecaĵo disvastiĝis, firmiĝis plej forte en landoj kun respektinda poresperanta organizaĵo. Tio do pruvas, ke kresko de movado nia postulas novan organizon. La vivpovecon de ĉi-ideo atestas la ekstaro de pluaj probatalantoj, malgraŭ iamaj ĉesis labori sur ĉi tiu kampo. Plue denove, kiel iam, k-doj pledas por pluenekzisto de dualisma movado nuna, ekz. k-do Demidjuk, kiu rekomendas ĝin unuecspiritigi. Laŭ opinio de kamarado D. unuformigo de la movado estas danĝera pro tio, ĉar en iuj landoj regas, regos blanka teroro kaj malpermeso de SAT. Ĉu do SAT estas persekutata pro sia nomo? Certe ne! Sed pro sia tendenco kaj spirito. Se ni unuecspiritigas la movadon — kio cetere jam estas praktikata — la porvarbaj asocioj estas sampersekutataj kiel SAT. Oni eĉ spertis, ke sufiĉis Esperanto-insigno aŭ parolo, por esti kaptita de kapitalista servistaro. Sekve porvarba organizaĵo SAT-spiriteca devas labori same nelegale en la trafitaj landoj kiel tieaj SAT-membroj. Krome oni ja povus esceptigi koncernajn landojn ĝis pli oportuna tempo. Pro tio ne gravas tiu argumento kontraŭ unuformeco de Lab. Esp. movado.
Estas dirite, ni SAT-anigu ĉiun laboristan Esperantiston! Per tio solviĝos la afero tute aŭtomate. Bone! Sed pli facile dirita ol farita. Por efektivigi ĉi sendube bonan proponon, estas nepre necese, antaŭe estigi la bazon por la ebliĝo. Ĉu ne la Kvara plimalbonigis la bazon eksigante multajn k-dojn el SAT? Ĉu ne aniĝo al I. L. H. malhelpas SAT-membrecon al socialdemokrataj k-doj en Germanio? Verŝajne la malpermesa decido rilate al membreco al I. L. H. de Germana Socialdemokrata Partio ne jam estas ĉie konata. Certe iuj k-doj socialdemokrataj estas membroj de SAT. Tamen multaj eksiĝis aŭ ne aniĝas pro tiu decido. Ili samagas kiel ankaŭ alitendencaj k-doj dirantaj: «Unue mi estas partiano kaj due SAT-ano-Esperantisto.» Ĉi-tendenco ne estas ŝatinda, ĉar ĝi eĉ povas danĝerigi SAT-on. Entute la aniĝo al I. L. H. estis nebontaktika kaj krome ne rekomendinda pro aliaj kialoj.
Ĉefa kondiĉo por kunigi ĉiujn Lab. Esperantistojn revoluciemajn, estas demokrateco en la tuta organizo. Malgraŭ ke SAT havas referendumon kaj individuecan bazon, ĝi tamen ne povas pretendi esti organizaĵo bazanta sur plendemokratio. Por la lastan efektivigi necesas aliformiĝo de ĝiaj organoj, ĉar la konsisto de ili ne konformas la partitendencojn en la asocio. Aŭ ĉu iu pruvas malon? Ĉu povas esti aliel? Pripensu la estigon kaj estiĝon de ĝiaj organoj! Ekzemple la D. K. formiĝas
— página 8 —
SENNACIULO
per stranga maniero. Kanditatoj sin mem proponas, kaj se dumjare ne sufiĉe da ili prezentiĝas, la E. K. admonas kaj atendas pluan jaron. Kiam fine la kanditatnombro pliiĝas, oni komunikas: «Baldaŭ ni fermos la liston».
Post kelkaj semajnoj denova komuniko: «Ĉar la voĉdoniloj jam estis presitaj kiam alvenis novaj deklaroj, kelkaj kandidatoj devas rezigni ĉi-foje.» Strange estas, ke E. K. ne fiksis limtempon. Tiu ĉi malfaro certe kulpas la prokraston de la baloto.
Nun pri la baloto mem. Estas ĉies devo voĉdoni ankaŭ por la kandidatoj de la sektoroj aliaj. Se prezentiĝas sola kandidato en ĉiu sektoro, la konfidema k-do simple voĉdonas por la ofte nekonataj kandidatoj. Pligraviĝas la afero, se anoncis sin du aŭ pli da k-doj. Kiun elekti? La k-doj embarasiĝas per tio. Elekti nekonatojn seninteresigas la baloton, kion elmontras la antaŭlasta baloto kaj tre verŝajne ankaŭ la lasta. Nuna balotsistemo estas aliigenda. Oni konsideru jam faritajn proponojn. Se ne eblas apliki iun pli seriozan sistemon en ĉiuj sektoroj, oni nunteme nur praktiku ĝin en sektoroj kun sufiĉe multe da membroj.
Leginte la diversajn proponojn, mi devas konstati, ke oni ne tre atentis la financan problemon. Ĝi estas eĉ la plej grava. Certe multaj k-doj ne aniĝas pro monmanko kaj pro tio nur estas membro de la porvarba asocio. Se proletoj devus elspezi monon sole por Esp. organizaĵoj, la financa atribuo al kulturmovado ne estus granda. Sed estas ja multaj organizaĵoj postulantaj kotizon de proleto, kaj en ĉiu oni plendas pri monmanko. Konsiderenda krome estas la ĉiea plimizeriĝo de laborularo. Neniam antaŭe la proletaro estis tiom ekspluatata kiel nun.
Tial eĉ ne iom aliiĝos la kriza stato nuna de Lab. Esp.-movado, se oni ne sufiĉe konsideras la financan problemon. La nura enfakigo de porvarbaj asocioj en SAT ne sole donos solvon. Do oni samtempe plisimpligu la porvarbajn aparatojn metante ilin sur koopera bazo, por ke financa atribuo de la k-doj fariĝu malpli granda.
Jen konciza konsidero pri organizo de ambaŭ movadoj en unu organizaĵo. — La kadro estu SAT bazanta sur sektoroj. SAT-laboro estu plenumata per fakoj. Tute indiferente, ĉu ili havas porvarban aŭ porpraktikan karakteron. Ĉar ja ankaŭ la unuaj laboras por SAT, edukante novajn SAT-anojn kaj estigante peresperantan fundamenton por SAT.
En nia mondasocio estu duspecaj kooperativoj: peresperanta por ĉiuj SAT-anoj kaj poresperantaj por lingvaj regionoj. La lastaj transprenu krome taskon de vendo de eldonaĵoj peresperantaj.
Ĉiu fako rajtas eldoni presorganon rilatantan al sia celo faka, dum «S-ulo» restu kiel ĝis nun informilo pri okazintaĵoj tutmondaj. Nuna D. K. estu aliformigita tiel, ke krom ĉiu sektoro, ankaŭ ĉiu fako havu reprezentanton. Baloto okazu por du jaroj. Sektoro havanta pli ol 50 membrojn elektu en si kaj sole por la koncerna sektoro la estron. Komisiono, kiu estu respondeca pri la enhavo de «S-ulo», estu starigita. Ĝi respegulu la en SAT estantajn partitendencojn.
Plua komisiono elektu kaj decidu kune kun koncerna organo pri eldonotaj verkoj.
Konsiderante la fakton, ke laŭ nuna formiĝo de kongreso, ĝi nur estas kunveninentaro favorita de cirkonstancoj, ankaŭ la proponoj neaprobitaj de ĝi, estu voĉdonataj de tuta Satanaro.
En E. K. estu reprezentanto de porvarba fako de la sideja lando.
Jen la ĉefaj trajtoj, kiujn devas havi nia asocio por unuigi en si ambaŭ movadojn, la per- kaj poresperantan. Do oni donu al SAT plej larĝe demokratian bazon por esti la kolekta baseno de ĉiuj revoluciemuloj, kaj ĉiuj partitendencoj en ĝi estu rigardataj egalece kaj serioze.
Senheredigito.
Gajni povus nur la tria . . .
K-do Kolĉinski donis tezon: poresp-a kaj peresp-a laboro nunamomente ne estas disigeblaj. K-do Sproeck tiun tezon abrobas plene. Sed la praktikaj proponoj de k-do Sproeck estas tute malaj al tiuj de k-do Kolĉinski kvankam ili ambaŭ sin bazas sur la sama tezo. Kial tio okazas? Tre simple — ĉar ili ambaŭ forgesas, ke kvankam poresp-a kaj peresp-a laboro povas esti plenumata de unu persono, sed per diversaj rimedoj, per diversaj aparatoj: — propagando kaj instruado — per propagande-instrua aparato (landa aŭ lingvregiona, ĉar propagando okazas en la lingvo de varbato), kaj praktika utiligo de la lingvo — per praktikserva aparato (asocio internacia, ĉar la praktikado okazas internaci-skale). La ambaŭ reformemuloj zorgas kunigi tiujn aparatojn, sed ĉiu siavoje.
En la skalo enlanda mi forte kontraŭstaris la projekton de k-do Kolĉinski. Mi ne estas ĉarmita ankaŭ per la projekto de k-do Sproeck, eĉ pli — mire mi legis lian artikolon, en kiu ĉiu linio demaskas la veran intencon de l’ aŭtoro, sufiĉe ruze kaŝatan per la argumentado de . . propra senforteco antaŭ la reala vivo.
K-do Sproeck atakas sennaciismon, malkaŝe nomante ĝin nur bela teorio nerealigebla; sed kelkajn liniojn pli malsupre li mem konfesas, ke jam nun okazas praktikado de frateco internacia-sennacieca. Sekve lia atako trafas preter la ideon de sennaciismo; kaj jen li direktas siajn sagojn kontraŭ la sennaciecajn organizprincipojn de SAT, konkrete — kontraŭ la sektor-sistemon. K-do Sproeck diras ke ĝi ekzistas nur por elekti sektor e s t r o j n. Tiu aserto proksimas al la vero, sed fuŝas ĝin — neniu k-do estas elektata en SAT por gvidi sian sektoron. La vero estas, ke «ni starigis tiun sistemon nur por malhelpi ke la gvidantoj de SAT (ne de sektoroj! G. D.) reprezentu ian naciecon». (E. Lanty, Senn. Revuo, n-o 2, novembro 1923, pĝ. 2) — kaj efektive ne pli ol nur por tio, k-do Sproeck. Ne pli ol nur por havi sendependan de kromaj organismoj kaj de ajnaj fetiĉoj gvidkomitaton de SAT, ne pli ol nur por fari la gvidadon de nia Asocio vere demokratia!
Kaj fakte nur tiun demokratian gvidsistemon de SAT atakas k-do Sproeck. Kritikante k-don Kolĉinski, li diras, ke projektataj de la lasta propagandaj fakoj „ne havus rajton en la gvidado de la tutmonda organizacio. Tamen tutprave ili povas postuli tiun rajton«. Jen kie estas la kaŭzo! Kulpas ne la sennaciismo, ne la «tabu»-sektoroj, — kulpas nur tio, ke SAT-anoj mem gvidas sian Asocion kaj ne lasas gvidi ĝin al aliaj organizaĵoj. Oni volas nur tion, ke SAT-anoj el la gvidantoj de sia Asocio transformiĝu en la gvidatojn, ne pli! Ĉar ja la projektata de k-do Sproeck «internacia ligo ne pli ne malpli plenumas ol nun plenumas SAT».
— Ni konsentu pri la principo, la detalojn ni poste ellaboros, — diras k-do Sproeck. Sed la detaloj ne malpli gravas, ĉar la detaloj ofte karakterizas la principon mem. Kiel praktike povus aspekti la projektaĵo de k-do Sproeck? Du vojoj ebliĝas — aŭ SAT restas ti-kia ĝi estas, konservante la individuan membrokotizon, laŭnome fariĝante internacio de landaj organizaĵoj, kaj konsekvence ĝian gvidkomitaton elektos la landaj organizaĵoj; aŭ SAT — kiel praktikserva aparato, estos finance konstruita sur procentaj depagoj el la kotizsumoj de landaj organizaĵoj. Sed lastokaze ĝia financa bazo estos mizera kaj ĝi ne kapablos eldoni eĉ jarlibron, sekve ĝi estos senpova en praktikado de la servoj. Tiun duan vojon eĉ la burĝa movado flankenlasis, konservinte financan memstarecon de UEA (kaj ankaŭ ĝian internan gvidadon, k-do Sproeck!). Konsentu, k-doj, ke la detaloj ja tre gravas. Kaj eble tial silentas pri ili k-do Sproeck, ke ili senmaskigus antaŭtempe la verajn celojn de l’ reformo.
Kiam perideaj argumentado ne efikas — oni komencas argumenti per bastono. Verŝajne k-do Sproeck mem ne estis certa pri konvinkivo de siaj argumentoj, se li en la fino de l’ artikolo prenas tian bastonon, timigante nin, ke se SAT ne zorgos ke internacia ligo okazu kun ĝi, do tia internacio formiĝos spite SAT . . . Kaj mem vi ne timas, k-do Sproeck? Ja batali kontraŭ la vivo estas malfacile kaj la vivo . . nu, ĝi estas nun tia, ke post unu internacio tuj emos aperi la alia, tuj poste la tria, komprenble ĉiu kun sia propra numero. Lasi sin subigi antaŭ la vivo — estas tre facile — fondi apud unu tutmonda organizaĵo alian estas ankaŭ facile, sed kiu ĝojos pro tio? Tiu kiu delonge metis por si la devizon: dividi kaj regi. Ridos ĝi — la burĝaro!
Diversvojanoj kvankam, ni tamen celas ĉiuj la samon — la socialismon. Kaj la socialismo estas tia kolektivo, en kiu ĉiu membro kapablos kaj povos aperigi maksimumon de sia individua forto kaj kapablo. Kolektivo vivas kaj progresas
— página 9 —
SENNACIULO
per agemo, per aktiveco de ĝin formantaj individuoj. Ĉu intence, ĉu senintence, sed la projekto de k-do Sproeck celas forpreni tiun aktivecon. Anstataŭ organizita laborista maso, internacie, sennacieceaganta, ĝi celas meti kelkajn reprezentantojn, kiuj agus je la nomo de tiu maso. Ne, mi ne estas ĉarmita de via projekto, k-do Sproeck. Mi ne volas, ke gajnu la tria! G. Dem.
Ni envicigu!
Kial ekzistas Laboristaj Esperanto-Asocioj laŭ lingvoregionoj?
Unue ni respondu tiun demandon! «Esperanto estas lingvo, per kiu la proletario sukcesos forigi la lingvajn barojn, per kiu ĝi kapablos pli vivigi la senton pri tutmonda solidareco kaj per kiu ĝi efikplene kontraŭbatali povas ŝovinismon. Esperanto servu al la proletariaro!» Tiaj estis la ideoj troveblaj en la protokoloj de la unuaj Laboristaj E-grupoj jam antaŭ la ekzisto de SAT. La samaj motivoj fondigis la pluajn grupojn. En la unua jardeko de la dudeka jarcento ekzistis nur malmultaj L.E.-grupoj kaj inter ilia anaro la plej multaj estis nur Esperantanoj, ne jam Esperantistoj. Avide ili serĉis la okazon interrilati kun samcelanoj. La cirkonstancoj nur ebligis tion en limigitaj regionoj. Por plifortigi la vicojn, por reciproke pli entuziasmigi, por ekzerci la lingvon kaj por la komuna propagando kaj reciproka helpo ili kontaktiĝis kaj — estiĝis asocioj en la koncernaj landoj aŭ lingvoregionoj. Ĉu ili pravis? Ĉu sub tiamaj cirkonstancoj alia formo estus garantianta pli da fruktoj? La spiritaj interligiloj estis la dulingvaj gazetoj kaj ili plenumis ĉiurilate siajn devojn: per propagandaj artikoloj nacilingvaj, per raportoj pri la progreso de la E-movado ili varbis novajn anojn kaj fideligis la simpatiulojn, per ekzerciloj en Esp. kaj pritraktajoj de lingvodemandoj ili helpis al kursgvidanto samkiel al la kursano kaj interesulo; krom tio ili donis per korespondaj anguloj la eblecon por korespondado kaj praktika utiligado de Esp-o. Ĉu fari pli estis eble por la tiamaj pioniroj?
Kiam la Esperantanoj fariĝis Esperantistoj
pli kaj pli da k-doj praktike uzis korespondante, eĉ vojaĝante, la lingvon kun samideanoj ekster la gepatra lingva regiono. La fundamento por gazeto nur en Esperanto ekzistis. La «Internacia Socia Revuo» pritraktis la proletariajn demandojn kaj estis la spirita ligilo por ili. Gek-doj! Legu nur unu numeron de ĝi kaj vi konvinkiĝos ĝoje, ke jam antaŭ ni pioniroj de nia movado same entuziasme kaj energie laboris por nia celo kaj samvigle kruciĝis la pensoj en «ISR» vivigante la movadon. La deziro renkonti dum kongreso por fondi oficiale tutmondan ligon, pli kaj pli fortiĝis kaj estris la pensojn. Venis la milito preskaŭ ĉion detruanta.
La postmilita situacio
montris la bildon, ke la tuta movado trakuris, se ankaŭ pli rapide, la infanecan staton. El simpatiuloj fariĝis Esperantanoj, el Esperantanoj fariĝis Esperantistoj varbantaj novajn anojn. Por siaj laboroj kaj celadoj ili plej efike uzis la samajn rimedojn kiel la pioniroj antaŭ ili. La politikaj cirkonstancoj helpis al ili. La «ISR» reviviĝis, sed tro frue mortis. Kial? eble pro tro frua reviviĝo. Nun la k-doj atentis la tiaman asocion «Liberiga Stelo». Ĝi akiris membrojn, ĝia gazeto «Laborista Esperantisto» abonantojn kaj kunlaborantojn. Intertempe la mondlingva ideo trakuris venke novajn landojn kaj rondojn. La novaj adeptoj de ĝi trovis okupante sin pri Esp. kelkajn gazetojn, asociojn helpemajn kaj en landoj, kie ekfloris la E-movado unuafoje, la unuaj pioniroj nur povis uzi por sia propra servo la gazeton nur en E. skribitan. Tiuj k-doj aniĝis al la tutmonda asocio provante poste fondi propagandan asocion en siaj lingvoregionoj aŭ speciale kunigante la asocianojn por tiu celo.
Vidu Francujon, Svedujon, Ruslandon ktp. Ili fondis dulingvajn gazetojn kaj eldonis nacilingvajn propagandilojn. Tion ili nur sukcesis per kunigo de siaj fortoj spiritaj kaj financaj. Ĉu ili ne pravis? Ĉu alia vojo estus kondukinta en samaj situacioj pli rapide kaj pli sukcese al nia celo?
En Praha 1921 dum Aŭgusto
unuafoje renkontis en la kadro de la Universala Kongreso laboristaj Esperantistoj, speciale la anoj de «Liberiga Stelo». La cirkonstancoj ne jam ebligis, ke ĉiu asocio povis sendi delegiton aŭ eĉ nur skribe esprimi sian opinion. Tial la kongreso ne povas esti nomata la unua oficiala kunveno de la asocioj. Kunvenis nur k-doj kiuj kapablis pagi la vojaĝon aŭ kiuj apartenis al grupo paginta al ili la veturkostojn. (Inter ili ankaŭ mi por München). La rezulto de la viglaj debatoj estis la fondo de SAT anstataŭ «Liberiga Stelo». Kaj tie jam estiĝis la demando, ĉu SAT estu nur asocio utiliganta nur Esperanton aŭ ĉu ĝi estu ankaŭ la centro por la proletaria esp-a movado, tiel envicigonta la ĝisnunajn asociojn, kaj plenumu iliajn taskojn per oficialaj fakoj. Ke tia kongreso ne povis montri veran bildon pri la opinio de la k-doj, estas klare videble, kiam oni atentas la cirkonstancojn tiamajn, ke la tuta proletaria esp-a movado estis tro juna kaj ĝia anaro konsistis el Esperantistoj junaj kaj maljunaj kaj politike organizitaj en diversaj partioj aŭ indiferentaj por tiaj demandoj. Sed malgraŭ tio SAT ekzistis, estis fondita kaj la gazeto «SR» portis la novan ideon kune kun la membroj en la vicojn de la Esperantanoj. La fondintoj de SAT estis ja la funkciuloj en la koncernaj lingvaj asocioj kaj plej bone kapablis influi tiujn por SAT. Ili rigardis SAT, kvankam ne oficiale fondita, kiel la solan asocion por la tutmonda esp-a movado proletaria.
Kia estas la nuna stato?
La asocioj laŭ lingvoregionoj daŭrigis plenumi siajn devojn. SAT funkciis sur la tutmonda skalo. Estis parte reciproka kompletigo. La tiel nomataj porvarbaj asocioj estis ĝis nun la vivofonto por SAT. Sed venas situacio kiam la ekzisto de du Asocioj Laboristaj Esperantistaj por unu lando ne plu necesas, eĉ malutilas al la tuta movado. Ŝajne, ke ni jam atingis tiun ĉi staton. Kial? Kelkaj opinias, ke por siaj celoj ne estas necese esti membro de SAT, aliaj inverse. En la naturo de lingvo internacia kuŝas la ideo: Unu lingvo — unu asocio, kaj SAT enhavas tiun ideon. La aliaj asocioj laŭ miaj spertoj ĝis nun estis pretaj envicigi sin, kiam SAT garantias la plenumon de iliaj taskoj per oficialaj fakoj. Ekzistas nur kelkaj landoj, kie la politika situacio ne konsilas tion. (Ni scias kiaj!)
Kial unuigita movado estas ankoraŭ problemo?
- La proletaria esp-a movado estis ankoraŭ tro juna kaj okupis siajn pionirojn pri la plej urĝaj laboroj: «Disvastigadi la ideon pri mondlingvo, instruadi kaj doni eblecon je praktika utiligado.»
- Por la malnovaj pioniroj de la movado estas indiferente, ĉu ili plenumas tiujn laborojn kaj devojn per du aŭ per unuigita asocioj, kiam la sukceso estas la sama.
- La situacio en ĉiu lando estis ĝis nun tiom diferenca, ke estis pli preferinde doni al ĉiu liberan agkapablon en organizaj aferoj.
- Kelkaj k-doj deziris prokrasti la solvon de la problemo ĝis kiam ĝi estos solvata per la oficiala akcepto kaj apliko de la laboristaj partioj, sindikatoj kaj unuiĝoj.
- Kelkaj rigardis ĝin de sia politika vidpunkto kaj traktas ĝin nur tiel, kiel ĝi plej utilus por sia propra partio.
- Unuj opinias, ke ĝi estu asocio kuniganta nur la asociojn laŭ lingvoregionoj (k-do Sproeck), aliaj ke ĝi estu individua kiel SAT nun, ignorante la asociojn (Lanty) kaj aliaj kunigi ambaŭ kaj organizi ĝin laŭ tiuj postuloj (mi).
- SAT kulpis ĉefe pro tio, ke ĝi ne sufiĉe akcentis, ke la anoj samtempe plenumu siajn devojn en la porvarbaj asocioj; ke SAT ne serĉis ĝis nun kontakton kun la koncernaj asocioj por solvi la problemon malgraŭ ke ĝi jam ricevis tiajn proponojn.
Vojo kuniganta
irebla por ĉiuj ŝajnas malfacile trovebla, sed malgraŭ tio la situacio jam tiom klariĝis, ke ni venas al la decida loko. Mi devas konfesi, ke por mi persone estas indiferente, ĉu mi faras la laborojn en la kadro de du aŭ de unu asocioj, pli ja utilas la spirito, kiun ni donas al la movado; mi rigardas nur la aferon de la flanko: kiel ni plej sukcese servas al la tuta movado, kiel ni plej certe utilas al nia celo: utiligi Esperanton por la klasaj celoj de la proletariaro. Kaj laŭ mia opinio: la signo de la tempo estas la unuigita movado! Tial mi proponas, ke la kongreso elektu komisionon, kiu interrilatas kun la koncernaj asocioj pri envicigo reciproka. Kiel principan fundamenton ni rajtigas ĝin trakti sur la bazo:
— página 10 —
SENNACIULO
«Organoj de la asocio estu: La membroj. La grupoj konsistantaj el la membroj loĝantaj en la sama urbo. La Distriktoj konsistantaj el la grupoj, kiuj prilaboras por ili facile atingeblan regionon. La oficialaj fakoj kiuj prilaboras la specialajn fakojn. La Direkta Komitato elektata laŭ ia sektora sistemo. (Al la D. K. sendas ĉiu oficiala fako ekzemple: la eldona fako, instrua fako, gazetservo ktp. po unu komitatanon.) La Ekzekutiva Komisiono. La kotizoj estas partigataj laŭbezone por la asocio kaj ĝiaj fakoj. Krom tio la grupoj rajtas postuli grupan kotizon kiel oni jam nun en ĉiuj asocioj agas. La asocio liveras al ĉiu membro jarlibron enhavantan la adresojn de la Grupoj, Distriktoj, Fakoj, Direkta Komitato, Ekzekutiva Komitato, Izoluloj. Krom tio la ĝeneralajn aferojn kiel la nuna kaj pagataj anoncoj de korespondemuloj (? Red.). La asocio liveras senpage al ĉiu membro la oficialan gazeton.» La komisiono raportu pri la traktadoj en la gazeto kaj diskutigu ilin. Gesamideanoj! Ni ne perdu la tempon pro diskutado pri «internaciismo aŭ sennaciismo» kiam ni fakte vidas, ke ĉiu k-do havas la saman celon kaj nur esprimas sian ideon per alia vorto. Ĉu vi ne spertis same, demandinte k-dojn, kion ili komprenas per la esprimo: labori sennaciece aŭ internaciece, ke Vi ricevis poste samsencajn klarigojn?
Ni envicigu nin kaj envicigu ilin en la linio de la batalantoj por la libereco!
Konrad Deubler, München.
V. Kongreso de SAT
Wien, 11.—15. aŭgusto 1925
sub honora protekto de la Aŭstria laborista ĉambro
6. Komuniko.
SAT-anoj!
La kongreso alproksimiĝas. La K. K. sin apogante al SAT kaj ties multnombra anaro atingis gravan sukceson. La Aŭstria laborista ĉambro akceptis la honoran protekton de nia Va. La gvidantaro de la ĉi-tiea laboristaro serioze sin okupas pri la tutmonda laborista Esperanto-movado kaj speciale pri nia Va. Necesas k-doj pli vigla propagando por la Wiena kongreso. Kelkaj sektoroj malgraŭ sia multnombra SAT-anaro ĝis nun ne estas reprezentataj. La K. K. alvokas vin lasthore streĉi ĉiujn fortojn, por ke la kongreso fariĝu impona manifestado de la forto de SAT.
Kongresadreso: Jos. Slezak, XX, Ospelgasse 34/25.
Kongrestagoj: 11.—15. aŭgusto.
Kongresejo: Laborista hejmo XVI.
Kongreskotizo. La simpla membrokotizo de SAT por la diversaj landoj. Senlaboruloj post atestita senlaboreco pagas la duonon.
Pago: per naciaj monbiletoj en registritaj leteroj.
Aliĝo: Validaj estas nur aliĝiloj akompanataj de la kotizo. Laŭ decido de la kongreskomitato, en interkonsento kun C. K. povas aliĝi al la kongreso ĉiu laboristo-esperantisto (ne SAT-ano). Ĉi aliĝontoj ricevos specialan kongreskarton. La aliĝkotizo estas la sama, kiel por la SAT-anoj.
Loĝigo: Por prizorgi la konvenajn loĝejojn estas necese, ke la gek-doj mendu plej eble frue la bezonotajn ĉambrojn, ĉu privatan, ĉu hotelan ktp.
Kongreseldonaĵo: La K. K. eldonas serion da poŝtkartoj ilustritaj de Wien. La prezo estas ŝ. 1.— riceveblaj ĉe k-do Jos. Slezak.
Gek-doj! Ne prokrastu la sendon de via aliĝo. Se vi mem ne povas veni, tamen subtenu nin per via kotizo.
Kongreskomitato de la V. Kongreso de SAT.
5. listo de aliĝintoj.
Aŭstrio
111 K-do Fr. Ludvig, Wien XX 112 „ Geidesch, Fr., „ XVI 113 „ Witzmann, J., „ XVI 114 „ Gangelberger, Jos. „ XVI 4978 115 „ Pichler, Heinr., „ XII 116 „ Clabian, Rud., „ XIII 4404 117 „ Horrath, Fr., „ IV 118 „ Zidek, Leop., „ XIV 959 119 „ Kacimbersky, J., „ XIV 4683 120 „ Patka, Joh., „ XVI 121 „ Viehauser, Stef., „ VIII 1802 122 „ Hinterberger, Fr., „ IX 123 K-dino Thaler, Sidi, „ II 124 „ Papik, Klara, „ II 125 K-do Scheichl, Heinr., Salzburg 2488 126 „ Bogner, Ludw., „ 3187 127 „ Plank, Hans, „ 1732 128 K-dino Plank, Lina „ 5039 129 „ Hofbauer, Luise „ 2013
Germanio
130 K-do Vogel, Walter, Leipzig 174 131 „ Bässler, Otto, „ 715 132 K-dino Lehmann, Klara, „ 913 133 K-do Schinkel, Rich., „ 135 134 „ Mersiovsky, W., „ 2977 135 „ Berger, Otto, Halle 2262 136 „ Truppe, Kurt, „ 1336 137 „ Sommer, Max, „ 4372 138 „ Janke, Ernst, „ 2678 139 „ Strauss, Rud., „ 574 140 „ Müller, Karl, Stuttgart 4394 141 „ Waller, Konr., „ 4392 142 „ Nonnenmann, Herm., Stuttgart 511 143 „ Gottgetreu, P., Hannover 52 144 „ Linau, Heinr., Cassel 1295 145 „ Sachs, Rud., Düsseldorf 3749 146 „ Polle, Georg, Dohna, Bez. Dresden 2901 147 „ Peteler Bernh., Frankfurt a. M. 2311
Sovet-Unio
148 „ Bezin, Karlo, Orenburg 4733 149 „ Dobrohotov, I. A., „ 3937 150 „ Petrov Sergeo, „ 4640 151 K-dino Ostros, Ablina, „ 152 K-do Nikolao Vladimiroviĉ, Moskvo 1520 153 „ Ŝilsulman Greg., Ureĉje Slucka 4639 154 „ Machovsky, Serg., Ĵlobin 4026 155 „ Mokrecov, Gabr., Oranienbaum 5088 156 „ Ĉerenkov, Joh., Kalaĉ 4092 157 „ Bojev, Sergeo, Turkestan 158 „ Belakov, Baz., Tuapse 3935 159 „ Savĉin, E., Rubcovo 1131 160 „ Kazimirov, Gr., Kuzneck 161 „ Telenkov, G., Znamenka 4637
Estonio
162 „ SAT-grupo Tallinn
Turkio
163 K-do Pek, Hans, Konstantinopel 1186
Usono
164 K-do Kerr, J. M., Denver 1781
Italio
165 Arezzo 4060 166 K-do Carbone Domen., Milano 532 167 Proletaria Esperanto-Grupo Milano 1681
Francio
168 K-do Desmoulieres Jules, Marseille 5293 169 „ Tournel Elien 1255
Propono n-o XXI
La k-daro, partoprenanta la V-an kongreson de SAT en Wien, decidu sendi telegramon al Moskva registaro kun la peto, elkarcerigi ties Membron kaj revoluciulon: k-don Hajdovski, kiu estas enkarcerigita ne pro socia krimo, sed nur, ĉar li pensas antiaŭtoritate kaj internacibaze propagandas sian idealon.
SAT-ano 1528, Hochhaeuser.
Propono n-o XXII
Mi proponas transformigon de «Sennacieca Asocio Tutmonda» en pure poresperantan asocion. Konsekvence ankaŭ la titolo de l’ asocio mem devas esti ŝanĝita, ekzemple: «Tutmonda Esperantista Laborista Asocio», «Esperantosocialista Asocio Tutmonda» ktp. Same ankaŭ la titolo de l’ asocia organo «Sennaciulo» devas esti aliigita, ekzemple: «Esperantista Laboristo», «Tutmonda Esperantorevuo socialista» ktp.
Memkompreneble ankaŭ la statutoj devas esti komplete konformigitaj al la nova asocio kaj ŝanĝitaj laŭe. N-o 962 Feith.
Propono n-o XXIII
Ĉar en SAT-Jarlibro 1925 estas rimarkinde multaj adresoj de metallaboristoj kaj lignolaboristoj, ni proponas, ke oni transformu ilin el ĝenerala SAT-anaro en specialajn faksekciojn. Por ĉi tiuj sekcioj estu elektata aparta komitato, kiu prizorgas organizadon, propagandon, verkadon de profesie sciencaj artikoloj por S-ulo, S. R. kaj Jarlibro, pri teknikaj libroj kaj vortaroj ktp., por ŝarĝon forpreni de SAT-sekretariejo, kiu nur restu supera protektanto kaj kontrolanto de resumo de iliaj laboroj. SAT-anoj de Landshut.
Propono n-o XXIV
La kongreso elektu komisionon, kiu interrilatu kun la Laboristaj Esperanto-Asocioj en la diversaj lingvoregionoj pri envicigo kaj kunigo. La kongreso esprimas sian interkonsenton, ke laŭ principaj formoj la organoj de la asocio estos: 1. La membroj. 2. La grupoj konsistantaj el la membroj loĝantaj en sama urbo. 3. La distriktoj konsistantaj el la grupoj, kiuj pro la lokaj cirkonstancoj sukcesas pli facile interrilati kaj prilabori la koncernan regionon. 4. La oficialaj fakoj kiel ekzemple: la eldona fako, la porvarba kaj instrua fakoj, la gazeta fako, ktp. Ĉiu oficiala fako rajtas sendi po unu membro por la Direkta Komitato. La Direkta Komitato elektata laŭ ia sektora sistemo. La Ekzekutiva Komitato. La asociano rajtas: uzi la servojn de la asocio; ricevas senpage la jarlibron, la oficialan gazeton kaj kiam oficiala fako eldonas gazeton ankaŭ tiun, se ĝi koncernas liajn interesojn. La oficialaj fakoj ricevas proporcie procentojn de la asocia kotizo. La grupoj rajtas postuli grupan kotizon per kiu ili pagas la grupajn elspezojn kaj la por-distriktajn. La komisiono konigu la staton de la afero en la gazeto kaj diskutigu ĝin.
Konrad Deubler (n-o 30), München.
Propono n-o XXV
La kongreso elektas komisionon, kiu interrilatas kun ĉiuj laboristaj Esperanto-organizacioj por trovi tiun formon de internacia organizacio, kiu ebligas la aliĝon al ĉiu propaganda organizacio.
Konsekvence foriĝos la sektoroj. La direkta komitato estas elektata el la estraroj de la propag. ligoj.
Al la tutmonda organizacio nur povas aliĝi organizacioj. Unuopaj membroj nur estas akceptataj el regionoj lingvaj, kie ne ekzistas iu organizacio.
Adolf Sproeck (860), Gerhard Hinze (3218), Alfred Ziepert (4650), Willi Steinkühler (3217), Max Neugebauer (4963).
Propono n-o XXVI
Kongreso deklaru la kanton de N. Barthelmess «Al la Sennaciularo» kiel oficialan kanton de SAT-anaro.
Samtempe, ĉi-propono ne intencas nuligi «Internacion», kiel kanton oficialan por ĉiuj revoluciuloj.
K. Faddejev, SAT-ano 3717, V. Bajenov, SAT-ano 1367, S. Trofimov, SAT-ano 3409, L. Majzlis, SAT-anino 4612, Z. Znamenskaja, SAT-anino 4611, V. Stasenkov, SAT-ano 4613.
Ĉita, (XII. Sektoro), la 9. julio 1925.
— página 11 —
SENNACIULO
KRONIKO
Argentino
La tajlora sindikato de ĉi tiu urbo Union, Obreros Sastres, Costureras y Anexos. (U. O. S. C. A.) en sia lasta ĝenerala kunsido decidis oficialigi esperanton kiel helplingvon por siaj internaciaj interrilatoj. Ili deziras korespondi en esp-o kun similaj sindikatoj de la tuta mondo pri laborkondiĉoj kaj salajroj. Ni ankaŭ deziras ricevi gazetojn, revuojn kaj broŝurojn por nia legotablo en itala, hispana kaj esp. lingvoj. Sendu la korespondajon al la jena adreso:
K-do Rafael Herrero, Mar del Plata, Union O. Sastres, Costureras y Anexos San Martin 2523 (Argentino).
Britio
Manchester. 8. julio okazis granda festo. La SAT-grupon vizitis k-do Porcin, maristo, hungariano, alveninte en haveno sur ŝipo Balaton. Renkontiĝis 20 k-doj el diversaj urboj. Post gaja manĝo k-do Elder bonvenigis nian SAT-fraton. Kun profunda intereso ni aŭskultis paroladon de k-do Porcin pri siaj spertoj kiel ruĝa soldato dum hungara revolucio. 11. julio okazis monata mitingo. Bedaŭrinde la Unua Brita Konferenco devis esti prokrastata, ĉar duono el la kamaradoj ne povus ĉeesti pro senlaboreco kaj malsaneco. La konferenco okazos en Manchester 29. aŭg. Nia SAT-grupo malrapide plukreskas. Aperis anglalingva folieto por SAT-propagando. Ni diskutas pri formo de nia landa SATpropaganda divido. La grupo tre petas ĉiujn SAT-anojn en Britio, sendi rezoluciojn por tagordo de Brita Konferenco, ĉar ni bezonas spertan helpon en nia unua entrepreno.
Francio.
Strasbourg. Antaŭ 8 monatoj en mizeraj cirkonstancoj fondiĝis SAT-grupo en Strasbourg kiu ĝis nun ne povis tiel prosperi kiel estus necese, ĉar la disvastiĝon de l’internacia lingvo forte malhelpas: 1) la indiferenteco kiu regas inter la amasoj — kiun naskis la ĝis nun iomete tolerebla ekonomia situacio. Sed nun jam la mizero ekkomencis sian kleriglaboron.
- grave malhelpas la prosperon tiu neniam pardonebla fuŝago de kelkaj personoj per kiu ili flankigis la atentojn de l’interesuloj, eĉ fortege kompromitis la esperantistan movadon.
La cititaj aĉuloj estis gvidantoj de antaŭ 3 jare fondita Esp. Lab. Soc. (gr. de Liberiga Stelo) kiuj post 3 monata funkciado saĝe konstatis la netaŭgecon de Esp. kiel int. lingvo. Ĉi tiuj tiamaj fervoruloj kontraŭbatalinte Esp-on, fondis Ido-grupon, kiu post glora senaĝeco nun agonias.
Kelkaj el la anaro de la supre nomita Lab. Esp. Soc. ankoraŭ restis fidelaj al Esp., sed ili glore burĝiĝis fondinte burĝan grupon.
La juna SAT-grupo nun aranĝos la duan kurson, fininte la unuan kie el 30 aŭskultantoj finlernis 10. Por la nova kurso la grupo faras laŭeble grandan propagandon.
Nun ni alvokas vin, diverslandaj gekamaradoj, por helpi nian movadon — kiu malfacile prosperas ĉi tie, kie ankoraŭ furiozegas la ŝovinismo — laŭ viaj povoj — per kelke da sendotaj propagandiloj, ĵurnaloj, konsiloj ktp. al la adreso de peranto: k-do 4022. Strasburgo, II. Sektoro. SAT-ano 376.
Germanio
Berlin, 19. julio. Ĉe la tutgermania kongreso de kompartio ĉeestis 4 Esperantistoj-SAT-anoj. Ili sukcesis aranĝi en la kadro de granda Agitprop. kaj komeldoneja ekspozicio, efikan prol.-esp. ekspozicion el SAT-, SEU- kaj LEA-literaturo, gazetoj diverslandaj, afiŝoj ktp.
La idistoj ekspoziciis kelkajn lernlibrojn kaj gazetojn malnovajn, ne en aparta angulo, sed inter alia literaturo, tute neimpreseble.
Al ĉiuj delegitoj de kongreso estis disdonitaj novaj SAT-flugfolioj germanlingvaj. La okcidentaj saksianoj proponis rezolucion pri interpaciĝo de kom. esperantistoj kaj idistoj, por solvi finfine la mondlingvan problemon. La kongreso decidis transdoni ĉiun materialon al Komintern. En ĉiuj partiejoj jam pendas niaj afiŝoj. En septembro ni intencas malfermi 7 kursojn esp. ĉe partiaj rondoj en Berlin.
Centra librejo de VIVA-eldonejo ekspoziciadas SAT-, SEU-, LEA-eldonaĵojn kaj gazetojn kaj komisie disvendas. Ĉe sovetia studenta unuiĝo malfermiĝas Esperanto-kurso. Berlinano.
Sovet-Unio
Niĵni-Novgorod. La 15. majo finiĝis la kurso por gvidantoj de Esperantaj ĉeloj. Ĝin finis 17 gekamaradoj (57% de la aŭskultantaro). Instruis k-do Konovalov. Estas projektata dua samspeca kurso. La 24. majo okazis ĝenerala kunveno de la membroj. Estis aprobita plano de laboro por somera periodo, elektitaj 3 novaj membroj por la Estraro, akceptitaj ĉirkaŭ 60 novaj membroj.
Okazis raportoj en kelkaj entreprenoj de la urbo kaj gubernio. Profesiaj sindikatoj de Sovetaj oficistoj kaj de presistoj aĉetis Esp. literaturon por siaj bibliotekoj. Dum la unuaj kvin monatoj de la jaro estis disvastigitaj en gubernio ĉirkaŭ 500 abonoj al «Esperanto Hejme».
SAT-grupo, konsistanta el 25 personoj, havis kunvenon, dum kiu estas decidite praktike utiligi Esp-on.
Tuapse (Ĉer. obl.). Dum lasta plenkunsido de prof-unuiĝoj tri raportantoj eldiris, ke ĉe Tuapsa Centra Lab. Klubo je nomo V. I. Lenin la plej laborema rondeto estas la rondeto de Esp.-lernantoj. Intereso por Esp. kreskas. 3935.
Perŝipe de Passau al Wien!
Areto da k-doj jam anoncis sin por la veturado kaj tial la lastaj informoj antaŭ nia renkontiĝo en Passau:
Ĉiuj k-doj direktu la anoncojn al k-do Georg Haas, Passau, Auerbach n-o 7, Bavarlando. Li prizorgos la loĝejan aferon. Sabate vespere ni renkontiĝos. La ŝipo forveturos dimanĉe la 9an de aŭgusto matene je la 5a. Ĝi alvenos en Linz je 8.30 h. antaŭtagmeze kaj haltos tie 1 horon. En Wien ni alvenos vespere je la 6a kaj la Wienaj k-doj atendos nian alvenon. La kostoj por la ŝipo estas 10 ŝilingoj (6,50 germanaj markoj).
Tial ne preterlasu la okazon, la renkontiĝon surŝipan kaj komunan veturadon al Wien tra la bela pejzaĝo apud la «blua Danubo»!
Konrad Deubler, München, Arcis-str. 48/2.
KORESPONDEJO
819. La regreson en tiuj landoj kaŭzis ĉefe la ekonomiaj cirkonstancoj kaj sekva malvigliĝo en kulturaj aferoj, plue — nesufiĉa scio de la lingvo por legi la gazetojn, kaj fine — tendenc-frotiĝoj kun postsekvanta malemo.
3873. Ne surskribu duflanke la manuskripton! Tio necesigas kopion niaflanke. Pro abundo de materialo ni ne povos presigi trad. alvokon, precipe ĉar jam orig. alvokoj aperis en S-ulo pri sama afero.
S., Ekater. Temo jam pritraktita en S-ulo. Se la pensoj esprimitaj estus novaj, originalaj, mi enpresigus. Sed mi devas ŝpari lokon.
R. N., Smolensk. Viaj sendajoj uzotaj.
1891. Via artikolo uzota.
656. Unu tia anonco kostus 4,40 mk. Ĉe pluaj samaj anoncoj estas kalkulata 20% rabato.
Al diversaj. Viajn prilingvajn sugestojn ne ĉiujn ni povos presigi, ĉar tro amasiĝis la materialo. Tamen ni dankas al vi, ke vi esprimis vian opinion, ĉar tio ebligas nin klare prijuĝi kiel pensas la plimulto de niaj legantoj. Red.
RECENZEJO
Gazetoj
Represis el S-ulo: Freiheit, Düsseldorf, 11. 7. Vivo argumentas por ni (S. 38), Smena, Leningrad, 7. 7., Let. el Aŭstrio (S. 39), Nia Vojo, Kremenĉug, 16. 6., Pri Crouch kaj Trumb. (S. 38), Arbeiter-Zeitung, Mannheim, 11. 7., La ordono de l’ diplomat. ktp. (S. 34) La Vie Ouvrière, Paris 10. 7., Kelkaj strikb. el Ĉekosl. (S. 35), Le Libéré, 15. 6., Vivo de lab. en Hung. (Jarl. 24), 30. 6., Vivo en Budapest (S. 14).
Työmiehs, So. Superior, 4. 7. Esp. kaj prol. liter. (S. 12), Industrial Solidarity, Chicago 24. 6. let. de lab.gvidantoj britaj (kompleta represo kun propra antaŭparolo) (S. 31), L’Ecole Emancipée, Paris, n-o 43, Crouch kaj Trumb. (S. 38), A. Vilag, Targu-Mureš, 22. 7., Stockh. pacmonumento (S. 41).
Represis el S. R.: L’ Humanité Paris, 18. 7., La Ponto (jan. 25).
Enpresis div. artikolojn: De Tribune, Amsterdam 16. 7., Sovetio kaj art. pri SAT, Sächsische Arbeiter-Zeitung, Leipzig, 21. 7., art. pri nia Va kongreso en Wien.
Le Semeur de Normandie, Caën, 10. 7. varbart. de Lanty, Olympia-Pressedienst, 22. 7., Frankfurt, alvoko en esp.
Libroj kaj broŝuroj
Oficiala Jarlibro de la Esperanto-Movado 1925 (UEA), 12 Bould. du Theâtre, Genève. — Form. 11×16 cm. Nur por membroj.
Entenas sur 352 paĝoj plus CXVI paĝoj da anonca teksto 1. enciklopedion kun multaj statistikoj 2. informojn esperantistajn (historio de Esp., gazetaro, ligoj ktp), 3. la adresaron de la delegitoj de UEA. — Trafoliumante la adresaron, ni kun bedaŭro devis konstati, ke ankoraŭ multaj laboristoj ne komprenis nian alvokon: «For la neŭtralismon!» kaj preferas ankoraŭ la pure-verdan „neŭtralan» movadon. Oni havas strangan senton, se oni devas legi apud la adresoj de bankdirektoroj, bienposedantoj kaj majoroj la nomojn de simplaj laboristoj. Hontinde!
La malaperinta amiko (L’ami disparu), de Jules Thiebault. Carignan (Ardennes). — 100 paĝoj. Havebla ĉe la aŭtoro. Prezo nemontrita.
Libro franclingva kaj esperantlingva pri «la nedaŭraj reenkorpiĝoj en Mantes», pri materiiĝintaj spiritoj kaj mediumaj eksperimentoj. Nin SAT-anojn tiu libro malmulte allogos, ĉar ni opinias, ke la tempo kaj la fortoj, kiujn oni foruzas por tiaspecaj eksperimentoj, povus esti aplikata pli utile kaj pli fruktodone. Aŭ ĉu la aŭtoro kredas, ke tia eksperimentado, tia vivigado de spiritoj valoras por la progreso de homara evoluo? N. B.
Ilustrat A-B-Cedarie del Lingue Medial Europan de J. kaj B. Weisbart, Nürnberg.
80 paĝa lernlibro de «Medial», la «eŭropa lingvo». Certe la «plej perfekta lingvo» —, almenaŭ laŭ la opinio de l’ aŭtoro. Cetere sufiĉe lukse prezentita libreto kun multaj ilustrajoj!
Historio, instruoj kaj valoro de la Bahai-movado, de D-ro H. Grossmann, eldonita en Hamburg. Same 8-paĝa numero de kvaronjare aperonta internacia Bahai-Esperanto-gazeto La Nova Tago. Ĉiujn demandojn oni direktu al red. Fr. Gerstner, Wandsbek (Hamburg), Ölmühlenweg 66.
Nekrologo
La 16. julio 1925 mortis post longa, suferiga kormalsano nia kara kamarado
Eugen Erk
en aĝo de 22 jaroj.
Honoran memoron! SAT-anaro Cannstatt
— página 12 —
SENNACIULO
KORESPONDADO
TARIFO
Korespondado: Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon.
Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.
MALLONGIGOJ: L = letero. PK = poŝtkarto. PI = poŝtkartoj ilustritaj. PM = poŝtmarkoj. bfl = poŝtmarko sur bildflanko. k.ĉ.l. = kun ĉiuj landoj. esp.ajo = esperantajo.
Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
Germanio
— K-do Otto Franke, Körnerstr. 17, Oschatz i. S. dez. koresp. pri ĉ. temoj L, PK, PI, k. ĉ. l., nepre resp.
— K-do Martin Wunder, Zschöllau n-o. 6, b. Oschatz i. S., dez. koresp. pri ĉ. temoj L, PK, PI k. ĉ. l, ĉiam resp.
— K-do Rudolf Pohle, Promenade 45, Oschatz i. S., dez. koresp. pri fertranĉajoj k. ilfabrikado, por ŝtalo k. fero, hardajoj por matricoj k. aliaj metilaborajoj. Tuj resp.
— K-do Bernardo Schmidt, Ludwigstr. 21, Schweinfurt i. Bay., dez. koresp. pri ĉ. temoj, L, PI, k. ĉ. l.
Jugoslavio.
— K-do Ŝtefano Ĉaklec, Domaldova, 10, Split, dez. koresp. kun filatelistoj k. p. m. kolektantoj ĉiul., interŝ. PM, ĉiukvante sed nur asortitajn. Resendas samkvante k. samvalore. Nur serioze.
Sovet-Unio
— K-do K. Rozen, Bolŝaja Belozerskaja ul. 11, kv. 3, Leningrad, 21 jara, dez. koresp. pri div. temoj, pref. geografio, ŝakludo, PM.
— K-do Bondarenko, Jurio, ul. Rakovskogo 13, Ĉernigov, kun ge-SAT-anoj k. medicinaj laboruloj ĉ. landaj, L, PK.
— K-do Tomilov Anatolo, Uprofbjuro, Petrovski Zavod, Zabajk. gub., kun seriozaj k-doj pri div. temoj k. ĉ. l., interŝ. papermonon, esp.-ajojn, fotojn. Ne sendas unua, resp. akurata.
— K-do A. Liljer, Brjanskaja. 15, 2, Moskvo, L, PI, PM, k. ĉ. l.
— K-do M. Ivanov, Leningradskoe ŝosse, 2 Invalidnaja, 23/2, kv. 2, Moskvo, pri radioamatoreco k. sporto k. ĉ. l.
— «Grupo esperantista de cementfabriko» «Ruĝa Oktobro» dez. koresp. pri div. temoj, interŝ. PK, PI, k. ĉ. l. Adresu al: K-do Viktor Ŝefer, Volsk, Sarat. gub, Cementfabriko «Ruĝa Oktobro».
— K-do Viktor Ŝefer, Volsk, Sarat. gub., Cementfabriko «Ruĝa Oktobro», dez. interŝ. PM, PI. Tuj resp.
— K-do Spiridoviĉ (jurnalisto), ul. Libkneĥta, 45, Ĥarkov, pri lab. edukado, lab. korespondado, ekonomi-politikaj k. lingvaj demandoj, L, PK.
— K-dino A. Tomenko-Spiridoviĉ, ul. Libkneĥta, 45, Ĥarkov, pri virina movado, pentrarto, turismo, moroj de loĝantaro ktp. L, PI.
ABONU AL «Sennacieca Revuo», la monata literatura organo de SAT
LASTHORE
Rezultoj de la baloto pri Direkta Komitato
4-persona komisiono el Leipzigaj SAT-anoj kunvenintaj 31. julio, kontrolis la voĉdonilojn resenditajn kaj konstatis la jenajn rezultojn:
Elektitaj estas k-do Borrel (1. sektoro), k-do Nicollet (2. sekt.), k-do Jonas (3. sekt.), k-do Richter (4. sekt.), k-do Petersen (5. sekt.), k-do Muribo (6. sekt.), k-do Demidjuk (7. sekt.), k-do Smirnov (8. sekt.), k-do Izgur (9. sekt.), k-do Hajrapetjan (10. sekt.), k-do Krjukov (11. sekt.), k-do Bajenov (12. sekt.), k-do Ishiguro (13. sekt.), k-do Fukuta Kunitaro (14. sekt.), k-do Dambe (27. sekt.), k-do Barreira (28. sekt.), k-do Kerr (29. sekt.), k-do Fröding (30. sekt.), k-do Corral (33. sekt.), — ĉiuj kiel ordinaraj D. K.-anoj.
Elektitaj estas k-do Oliveras (1. sekt.), k-do Roux (2. sekt.), k-do Rasztoszky (3. sekt.), k-do v. d. Heid (4. sekt.), k-do Müller (5. sekt.), k-do Sheriff (6. sekt.), k-do Dmitriev (7. sekt.), k-do Lidin (8. sekt.), k-do Kolĉinski (9. sekt.), k-do Krassovskij (10. sekt.), k-do Haritonov (11. sekt.), k-do Trofimov (12. sekt.), k-do Kuraĉi (13. sekt.), k-do Buchmann (30. sekt.), k-do Barrot (33. sekt.) — kiel ekstraj D. K.-anoj.
Partoprenis la voĉdonadon 400 k-doj.
Nevalidaj estis 122 voĉdoniloj.
En la sektoroj, kie kandidatis du kamaradoj, k-do Jonas (3. sekt.), ricevis 204 voĉojn (Stöber 74 voĉojn), k-do Fröding (30. sekt.) 170 voĉojn (k-do Weder 108 voĉojn).
[REKLAMO p.12] [BILDO p.12 | 12,42,90,80] Granda reklamo kun ornama kadro kaj la emblemo «UNS» per grandaj literoj.
UNS PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT E. G. M. B. H. PRESEJO KAJ ELDONEJO
Liveras ĉiujn kurantajn preslaborojn: katalogojn, broŝurojn, verkojn, ĵurnalojn, gazetojn ktp., en ĉiuj eŭropaj lingvoj laŭ plej moderna stilo kaj post. akurata limtempo. La Esperanto-fako sub gvidado kaj kunlaborado de spertaj fakuloj estas unuaranga en la metio
LEIPZIG-CONNEWITZ, ELISENSTRASSE 163 TELEFONO 35622 KAJ 36239 // TELEGRAM-ADRESO: PRODUKTIV LEIPZIG // BANKKONTO: LEIPZIGER CREDITBANK, GIROKASSE LEIPZIG // POŜTĈEKKONTO, LEIPZIG N-O 67921
UNS-BÜCHERSTUBE LEIPZIG KARLSTRASSE 1 ∘ TELEFONO 29409
Tenas konstante riĉhavan provizon de literaturo en germana lingvo. Zorga havigo de fremdlingvaj verkoj. La pozicio de Leipzig kiel kvazaŭa monopolo de l’ librokomerco ebligas la rapidan liveradon de ĉiuspeca literaturo en ĉiuj lingvoj
PETU OFERTON! PETU KATALOGON!
Neuzitajn manuskriptojn ni ne resendas — Represo de artikoloj permesata nur, se oni citas la nomon de nia organo kaj sendas al Red. du ekz. de la represaĵo.
Jarabono: Argentino 6 pesos; Aŭstrio 120000 kr.; Belgio 40 fr.; Brazilo 13 milr.; Britio 110 penc.; Bulgario 220 lev.; Ĉekoslovakio 60 kr. ĉ.; Danio 10 kr. d.; Estonio 650 mk.; Finnlando 70 mk.; Francio 40 fr. fr.; Germanio 8 mk. or.; Hispanio 13 peset., Hungario 8 kr. or.; Italio 50 lir.; Japanio 4.50 jen; Jugoslavio 130 din.; Litovio 16 lid.; Nederlando 6 guld.; Norvegio 14 kr. norv.; Polio 8 zlot.; Portugalio 40 esk.; Rumanio 350 lej. Rusio 4 rubl. or.; Svedio 8 kr. sved.; Svisio 10 fr. svis.; Usono 2.50 dol. — Ankaŭ ¼ jare abonebla. Ponumera prezo: 0.20 mk.
Presejo: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG
N.º 47, 20 de agosto de 1925
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
[BILDO p.1 | 42,5,58,13] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter la vortoj «APERAS» kaj «SEMAJNE».
1-a Jaro, N-o 47 APERAS S.A.T. SEMAJNE 20. Aŭgusto 1925
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
Redaktoro: N. BARTHELMESS Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz
Gvidanto: Ekzekutiva Komisiono de SAT 23, rue Boyer, Paris XX
Administranto: R. LERCHNER Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz
Valuta agonio de Francio
En franca domo kuŝas malsanulo, kies flegado nun absorbas ĉiujn penojn kaj fortojn de francaj financistoj. Tiu malsanulo estas franca franko. Ĝi estas malsana je danĝera kaj daŭra malsano, preskaŭ nekuracebla. Franca valuto agonias kiel la malsanulo, kiun ne povas helpi jam la tuta arto de l’ kuracistoj. La informoj de ĵurnaloj pri kurzfalo de l’ franko jam perdis sian sensacian intereson. La leganto jam kutimis preskaŭ ĉiutage legi, ke l’ franko kurzfalas kaj la registaro serĉas novan prunton ĉe Pirpont Morgan, — ĉiopova reĝo kaj dio de nuntempa Usono.¹)
Ĉe la lito de kara (kiu efektive iam estis «kara») malsanulo kunvenis ektimigita registaro. Oni vokas kuracistojn, sed la lastaj proponas tre karajn medikamentojn, ĉar oni povas ilin aĉeti nur ĉe Morgan. La registaro provis vigligi kor-pulsadon de franko per oksigeno de ŝtata interveno ĉe l’ borso. La regantoj, kiuj faras politikon, kredas, ke ĉiu nova informo pri vera stato de l’ malsanulo povas plirapidigi la agonion. Do ne estas mirinde, ke oni minacas per puno al ĉiuj, kiuj malkaŝas la sekreton.
Ĝis kiu grado de l’ malespero venis la flegantoj de malsana franko, tion karakterizas kelkaj kuriozaj faktoj. Iu borsa makleristo avertis siajn klientojn, ke l’ franko estas subtenata nur per ŝtata interveno; tial pro eventuala inflacio de l’ franko estas aĉetindaj alivalutaj valoraĵoj. Pro tiu «antipatriota» ago la makleristo estis punita per ostrakismo:²) oni malpermesis al li vizitadi la borson. Tiu persono estis simpla sensignifa makleristo, kies opinion oni povas simple ignori. Sed la alia estis pli serioza kaj kompetenta, kiu agnoskis la saman diagnozon. Profesoro-ekonomisto Colson, vicprezidanto de ŝtata konsilantaro, dum debatoj pri la raporto en Akademio de Sciencoj, interalie eldiris: «ni fale proksimiĝas al la abismo; la senvaloriĝo de l’ franko povas esti la demando de kelkaj semajnoj» . . . Oni kulpigis lin pro «maldisciplino».
La parolado de Colson forte impresis kaj kaŭzis bruan tumulton ĉe l’ financistoj. Ĉar fama sciencisto ne estis simpla homo, kiel la prenita makleristo, la registaro lin ne punis, sed sub la influo de l’ parolado, decidis serĉi novajn rimedojn por aliigi la situacion.
Ĉu povis uzi radikalajn kuracilojn la registaro, kiu troviĝas sub kalkana premo de l’ bankoj? Laŭ ties konduto dum lastaj monatoj, oni povas respondi, — ne. La kaŭzoj de valuta malsano estas tiom profundaj, tiel neŝireble ligitaj kun tuta burĝa sociordo de Francio, ke neniu, nek la dekstra, nek la plej radikala registaro, ne povas efektive stabiligi la frankon.
La registaro ne povas agi malkaŝe por efektivigi radikalan financan reformon. Kiam, ekz. dum unu tago la franko kurzfalis je 1 %, fr. ĵurnalo «Oeuvre» skribis «morgaŭ okazos forta interveno flanke de l’ registaro.» Kiam morgaŭ efektive, sub influo de ŝtata interveno ĉe borso, la kurzo de l’ franko leviĝis, alia ĵurnalo «Temps» naive komunikis, ke la franko kurze plialtiĝis dank’ al trankviligaj paroladoj de Herriot kaj ministro por financoj en parlamento. Laŭ konsolaj vortoj de l’ ministro, Francio estas multe ricevinta prunte, sed nenion paginta por la pruntoj. Nun venis la tempo pagi grandajn %-aĵojn, dum estas tre malfacile ricevi novan prunton. Dum 11 lastaj monatoj la ŝtata ŝuldaro pligrandiĝis je 10 miliardoj da paper-fr., atingante la sumon de 421 miliardoj da paper-fr., aŭ 42 miliardoj da orvalutaj frankoj. La buĝeta deficito ŝajnas ĉiam kreski.
Ĉiuj truoj en buĝeto ĝis nun estas ŝtopataj per kaŝa kaj malkaŝa inflacio aŭ impostaj paliativoj. La lastaj pligrandigas la ŝarĝon kiu kuŝas sur ŝultroj de laboranta popolo. La prezoj de vivnecesaĵoj plialtiĝas. La granda kapitalo ne volas pagi impostojn kaj lerte evitas ilin. La registaro mem helpas tion. Oni diris en parlamento, ke ⁵/₆ da cirkulantaj kapitaloj ne estas impostataj, ke l’ registaro devas lukti kontraŭ tio. Tamen registaro rifuzas eĉ primitivan kontrolon de l’ bankoj, kiuj helpas al burĝaro kaŝi siajn dividendojn.
La registaro mem pruntedonas grandajn kapitalojn al Jugo-Slavio, Polio, Rumanio kaj Ĉekoslovakio por armiloj, kiujn ili bezonas por milito kontraŭ Sovet-Ruslando. Ĝi ricevas de tiuj pruntoj nur 5%, dum ĝi mem (se Francio prunteprenas) devas pagi ĝis 10%. Nun, kiam Aŭstrio kaj Germanio estas malarmigitaj, Francio havas 100 000 soldatojn pli ol batalpreta armeo en 1913 . . .
Krom tio, ne atendante riparpagojn de Germanio, franca registaro per 70 miliardoj da ormarkoj subvenciis la industriistojn, kies entreprenoj suferis pro la milito.
La ilustraĵoj por stato de francaj financoj estas sufiĉaj. La franko povis esti arte stabiligata ĉe borso dum kelkaj tagoj, sed ĝi ne povas eviti finfinan pereon, se daŭros la nuna politiko de l’ registaro. Nun estas necesega nova prunto ĉe P. Morgan por sumo ne malpli ol 200 milionoj da dolaroj,
¹) Vidu artikolon pri P. Morg. en S-ulo n-o 2. ²) greka vorto (laŭvorte: juĝado per «ostroj», ntikva procedo): ekzilo.
— página 2 —
2 SENNACIULO
tio estas la prunto egalus la sumon, kiu estis disponigita al Germanio laŭ plano de Dawes.
Kvazaŭ pro kvanta koincido de tiuj pruntoj, la klopodoj de franca registaro, tiurilate faritaj en Usono, rezultigis la saman tendencon de P. Morgan. Same, kiel en la demando pri Germanio, P. Morgan ankaŭ rilate al Francio celis ne nur profitegon de l’ operacio mem, sed li agis kiel direktanto de usona financa kapitalo, sin preparinta por konkeri Eŭropon.
Post Londona konferenco en 1924, kiu finance sklavigis Germanion per Usono, aperis la unuaj variaĵoj de «projekto de Dawes» por Francio. La laboro de usona kapitalo en tiu direkto estus faciligata per kolosatra milita ŝuldo de Francio, kiun la lasta devas pagi al Usono. P. Morgan refoje utiligis profitigan konjunkturon, kiam Anglio, konsolidiginte la nacian ŝuldaron, unuavice komencis ĝin amortizi kaj per tio rompis unuecfronton de l’ eŭropaj nepagantoj. En la plej krizaj momentoj por francaj financoj, usona kapitalo en la plej akutsenta maniero rememorigis al Francio, ke la ŝuldoj estas pagendaj, kaj ligis la demandon kun ekonomia konkerado de Francio.
Post Germanio, — la projekto de Dawes por Francio, — jen estas programo de usona kapitalo. Tie riparpagoj neeviteble necesigis realigeblon de tiu plano; tie ĉi — la militŝuldoj pli-malpli frue faros Francion vasalo de Usono.
Sed Francio troviĝas en iom alia situacio, ol venkita Germanio, kiu estis pli facile konkerebla. Rilate al Francio estas necesa pli forta premo, pli serioza minaco. Franca burĝaro kontraŭstaras al tendencoj de usonaj kapitalistoj, ke la milita ŝuldaro fariĝu preteksto por francigita plano de Dawes. Tio rezultigas, ke P. Morgan fermas pordojn de siaj bankoj antaŭ malcedemaj petantoj kaj trankvile atendas ĝis . . . kiam la sama petanto humile refrapas je l’ pordo, reveninte jam preta por senprotesta sklaviĝo . . . La lastaj traktadoj pri nova prunto ne sukcesis kaj tio evidentigas, ke Francio ne konsentis la malfacilajn kondiĉojn por ĝia amortizado.
Do kiel penas nuna registaro en Francio eliri el embarasanta situacio por neniigi la financan krizon! Nun, kiam medikamentoj por resanigo de l’ franko ne estas riceveblaj el Ameriko, la registaro provas apliki kirurgian metodon de l’ kuracado. Antaŭ tri monatoj en kabineton de Painlevé estis invitita nova ministro por financoj, kiu fine eltrovis la sekreton resanigi agoniantan frankon. En siaj oficialaj deklaroj la eminenta kirurgo por francaj financoj elastsence diris, ke nur post atingi buĝetan ekvilibron estos efektivigeblaj seriozaj reformoj de ŝtataj financoj rilate al valuta problemo. Tiu ĉi dubsenca formuligo de valuta reformo estis evidenta intenco de l’ registaro sekretigi dum iom da tempo preparitan planon de nova financa manovro. La vivo montriĝis esti pli kruela ol supozis nunaj regantoj de Francio. Efektivo jam montris putrantan inverson de francaj financoj kaj malkaŝis la sekreton de l’ nova kuracisto pli frue ol tiu supozis.
Oni konstatis, ke l’ buĝeto de nuna jaro havas grandan deficiton, la milito en Maroko postulas ĉiam pli grandajn elspezojn, ke al ŝtata kaso minacas la katastrofo, ĉar venas limtempo por amortizi ĉiuspecajn mon-surogatojn, emisitajn por cirkulado dum certa periodo.
En tiu situacio ministro por financoj devis elmontri verajn heroaĵojn por haltigi francan valuton ĉe la rando de l’ abismo, al kiu kondukis ĝin la ĝisnuna politiko de l’ registaro.
Estis urĝe necesaj la plej forta premo de l’ impostiloj sur kapitalistaron, altaj tarifoj de impostoj por burĝaro, sed la ministro ne faris tiun ĉi gravan paŝon kaj, malgraŭ perbabila defendo de radikalaj reformoj li perage sin montris defendanta la interesojn de l’ kapitalo.
La registaro decidis iri plu laŭ vojo de la plej malforta rezistado kaj plifortigi la inflacion per daŭra emisado de papermono laŭ konfirmita programo. Por uzi tiun ĉi rimedon, la ministro por financoj devis konsideri unuflanke — la interesojn de granda kapitalo, precipe de l’ industria kapitalo kaj aliflanke — la interesojn de l’ etburĝa rentularo, havanta ŝparmonon, kaj de laboranta popolo. La ministro de financoj senhezite stariĝis batalfronte kun riĉa kapitalistaro. La lasta jam savis la valoron de sia kapitalo por realigi ĝin je materialaj valoraĵoj (produktiloj, fabrikejoj kaj varoj, alivalutaj valoraĵoj).
La industria kapitalistaro nenion havis kontraŭ injekti en malsanan korpon de la lando novan porcion de l’ narkotaĵo, kiu estas novaj monpaperaj emisoj, por malakutigi la kreditan malsaton, kaj per malaltigo de l’ kurzo faciligi la luktadon por merkatoj. Malgraŭ ke oficialaj ĵurnaloj malaprobas novajn planojn de l’ inflacio, la industriistoj salute renkontis novan projekton de l’ ministro por financoj: per granda plimulto de l’ voĉdonoj la parlamento konfirmis la projekton de nova monpapera emisado. Laŭ tiu leĝigita projekto estas emisendaj 6 miliardoj da fr. de novaj banknotoj kaj 4 mild. da apartaj kreditatestoj, kiuj estas asekuritaj de l’ registaro por stabila kurzo. Tiamaniere dum kelkaj monatoj cirkulanta papermona amaso pligrandiĝos je 10 miliardoj, t. e. preskaŭ 25% (51 mild. anstataŭ 41 mild.)
Emisante asekuritajn kreditatestojn, la registaro per ilia paralela cirkulado pliintensigas la inflacion. Havante la monpaperon, kies kurzo estas stabiligita per orvaluta garantiaĵo, la burĝaro povas investi siajn kapitalojn en stabilaj valoraĵoj kaj per tio destinas la malnovajn monpaperojn por rapida senvaloriĝo. La rezultoj de tiu ĉi politiko baldaŭ montriĝis en la plej evidenta maniero. La kurzo de angla funto ĉe Pariza borso tuj eksaltis alten ĝis 105,70. Tio estis la komenco de l’ periodo, kiam timigita etburĝaro inundos la merkaton per siaj degelantaj monpaperaĵoj. Tiam la postmilitaj financoj de Francio trairos la lastan ŝtupon de sia evoluo. Malgraŭ multfoje ripetitaj oficialaj deklaroj de ministroj kaj ŝtataj ekonomistoj, proklamintaj la politikon de «financa honesteco», Francio elpaŝis sur malglatan vojon kiun pli frue trairis Ruslando, Aŭstrio, Germanio, Polio k. a. — sur la vojon, kondukontan al senvaloriĝo de l’ nacia valuto, malriĉigo de etburĝaj rentuloj, — al inflacio, kiu treigos la ekspluatadon de laboristaj masoj, eksproprigos la ŝparmonon de bonstatuloj kaj, paralele kun tio, — helpos riĉiĝi al posedantoj de granda kapitalo. Dum tiam prepariĝos afera interkonsento kun Usono pri amortizado de militaj ŝuldoj. Francio fariĝos pli cedema por la postuloj de sia potenca kreditoro kaj povos ricevi helpon el-trans la oceano.
Nur tiam kreiĝos la reala bazo por valuta reformo, kiu estos obtenita per daŭraj suferoj kaj nekalkuleblaj oferoj de l’ laboranta popolo. Tiu reformo fariĝos nova fonto, el kiu ĉerpos sian profitegon anglo-usona kapitalo kaj parto de l’ franca burĝaro, gvidanta nunajn aferojn de la lando, estos regalita per la permeso ankaŭ iom trinki el tiu ĉi fonto.
N. Krassovski.
La V. Kongreso de SAT en Vieno
estas pasinta. Partoprenis ĝin 175 k-doj el pli ol 300 aliĝintaj. El la ĉeestantoj 27 k-doj venis el Germanio, 3 el Francio, 3 el Ĉekoslovakio, 1 el Italio, 2 el Britio, 1 el Sovetio kaj 15 el Blanka lando. La resto de kongresanoj estis aŭstrianoj. Bedaŭrinde al niaj sovetlandaj kamaradoj estis rifuzita la vizo, tiel ke ili ne povis eniri Aŭstrion kaj partopreni nian mondkongreson. Per akra protesto al la Aŭstria reakcia registaro la kongresanaro esprimis sian indignon pri tiu fiago. Tamen k-do Drezen (Moskvo) sukcesis ĉeesti la kongreson kaj reprezenti nian multanaran kamaradaron en Sovetio. Entute la kongreso estis bonege, eĉ modele aranĝita de niaj Vienaj kamaradoj, organizaj mankoj ne estis, kaj mi kredas, ke neniu SAT-
— página 3 —
SENNACIULO 3
ano de ie ajn veninta al Vieno povos plendi pri ia maloportunaĵo dum nia kongreso. En arda laboro kaj altnivela debato la kongreso per kolektivaj fortoj provis solvi la multajn gravajn problemojn, kiuj stariĝis antaŭ ĝi. Se eble ne ĉiuj estos kontentigitaj pri la decidoj prenitaj, tamen oni konsideru serioze kaj senpasie, ke la kongreso faris siajn laborojn tute laŭ objektiva pensmaniero kaj tute konforme al la kondiĉoj ekzistantaj, kiuj difinas nian pozicion en ĉiu periodo kaj en ĉiu situacio. La plej gravaj problemoj estis tiuj pri la lingvo kaj pri la organiza formo. En la lingva demando oni unuanime konsentis pri la neceseco, ke estu gardata severa lingva disciplino, por gardi la lingvon kontraŭ konfuzigo kaj persongustaj novigoj, kaj tiucelaj fiksaj direktivoj estas donitaj al la redaktoroj de S-ulo kaj S. R. Estonte lingvaj studoj kaj diskutoj ne plu aperos en S-ulo, aliflanke estos zorgate pri bona, pura lingvaĵo kaj lingva stilo en la gazetoj. En la organiza demando la kongreso voĉdonis por tio, ke SAT restu ankaŭ estonte tia, kia ĝi estis ĝis nun. Tamen pli firma interligiĝo inter SAT kaj la naciaj lab. esp. organizaĵoj estas dezirata kaj garantiata per la eklaboro de 10-membra komisiono speciale elektita por tiu celo.
Detalojn pri la kongresaj intertraktoj niaj legantoj ekscios en la sekvontaj numeroj, en kiuj ni publikigos la protokolon de la kongreso (en resumita formo).
Iom pri la sveda kooperacio
La sveda konsum-kooperacia movado komenciĝis en mezo de 1860 dekjaro. Laborprogramo de la Roĉdelaj Pioniroj, kiu servis kiel normo por ĉiuj kooperacioj de la mondo, tiam estis tradukata en la svedan lingvon, kaj fondiĝis konsum-kooperativaj societoj. Tiuj societoj tamen ne entute aplikis la programon en sia daŭra laboro, kaj la sekvo de tio fariĝis, ke la plejmulto el ili iom post iom kun malprofito ruiniĝis.
Venis alia periodo de aktiveco, la movado baziĝis ĉefe, sen propraj butikoj, je rabato de komercistoj. Ankaŭ tiu movado malprosperis, ĉar ĝi ne aplikis la fundamentajn principojn kooperativajn. Tamen en 1880 dekjaro la societoj nombris 400, sed sen centra organizo kaj gvidado.
Ĉar la unuopaj societoj ne tiel bone povis servi por progresigi la svedan kooperacion, en jaro 1899 estis kunvokata kongreso por kunigi la disajn societojn en centran organizajon. Kaj fariĝis la rezulto de tiu kongreso, ke estis fondata «Kooperativa Förbundet» (K. F.) — la centra organizaĵo de la svedaj konsum-kooperativaj societoj.
Komencan jaron de K. F. aliĝis nur 30 societoj al ĝi. La statistiko tamen montris, ke pluraj centoj da konsum-kooperativaj societoj tiam troviĝis en Svedio. La kooperaj principo kaj metodo ankoraŭ ne estis ĝenerale konataj. Inter la membroj de la societoj tiutempe plejparte ekzistis nescio pri ekonomiaj problemoj. Nur malofte membro levis sian scion tiurilate super la ĝenerala nivelo. La societoj estis plejparte malfortaj ekonomie kaj restis en ŝuldo al komercegistoj, kiuj tiele efektive estis la realaj posedantoj de la entreprenoj.
Sed post fondiĝo de K. F. komenciĝis energia agitado por la kooperacio. Dum la unuaj jaroj de la organizaĵo ĝi ne tiom progresis. Sennombrajn malfacilaĵojn ĝi devis venki, inter kiuj la kontraŭo de komercistoj kaj bankoj ne estis la malplej grava. Iom post iom tamen fortiĝis K. F. kaj fine ĝi havis bonan progresadon. Nun ĝi estas unu el la plej grandaj kaj stabilaj entreprenoj en Svedio. Ankoraŭ troviĝas multaj kontraŭuloj de la kooperacio, sed nun ĝi estas tiom forta, ke iliaj atakoj ne plu grave povas danĝerigi ties ekzistadon kaj prosperon.
Dum la plej malfacila kriztempo je fino de la mondmilito, la plej gravaj vivnecesaĵoj estis reguligataj de la ŝtato kaj komunumoj kaj al la popolo estis disdonataj porcie. Pro nesufiĉeco de varoj kaj pro la ŝtataj reguligoj ankaŭ la kooperacio estis tuŝata de tiuj malfacilaĵoj.
Unu el la ĉefaj kaŭzoj, kial K. F. stabiliĝis, estas, ke ĝi jam de longe aplikas kontant-pagan sistemon. La aliĝintaj societoj estas devigataj distribui la varojn kontraŭ kontanta pago. Tial risko je malprofito ne estas tiom grava.
Je la fino de jaro 1924 estis aliĝintaj al K. F. 875 konsum-kooperativaj societoj kun 292 469 membroj. Iliaj distribuejoj estis 2090. La propra kapitalo de la societoj estis 34,8 milionoj da kronoj, kaj la propra komerco dum la pasintjaro atingis vendsumon de la varoj de 234 milionoj da kronoj, kun neta superresto de 10 milionoj da kronoj.
Depost jaro 1904 K. F. havas pograndan komercon. La pasintjara (1924) vendsumo de la varoj de tiu komerco atingis 83 774 252 kronojn. La neta superresto el tio estis 1 370 219 kronoj, kaj la propra kapitalo de K. F. nun superas 10 milionojn da kronoj.
Al K. F. estas aliĝintaj ankaŭ du asekur-asocioj, kiuj je la fino de l’ pasintjaro kune havis 251 665 membrojn. La unua asocio estas por asekuro kontraŭ bruliĝo ktp.; la alia estas por vivasekuro.
Kelkaj malgrandaj produktad-entreprenoj jam de longe apartenas al K. F. kaj dum la lastaj jaroj ĝi efektivigis pli grandajn entreprenojn. La plej granda estas muelilo, nomata «Tre Kronor». Ĝi estas lokita apud la sveda ĉefurbo Stockholm, sur insulo Hästholmen. Tiu muelilo estas unu el la plej modernaj, nuntempe efektiveblaj. Pasintjara produktado ĝia atingis 38 500 tunojn da produktaĵoj. En la urbo Norrköping estas lokita margarinfabriko, kiu estas la plej granda en sia branĉo en Svedio. Pasintjara produktad-kvanto estis 6725 tunoj da margarino. Ĥemia-teknika fabriko en la urbo Malmö produktadis pasintjare por valoro de 577 296 kronoj.
Tiuj ĉi entreprenoj estas bonaj en konkurado por malaltigi la prezon de la varoj, ĉar trustoj kaj karteloj ĝin antaŭe monopole diktis. Estas dezirinde kaj verŝajne tiel okazos, ke pli da grandaj produktad-entreprenoj kooperaj estos efektivigataj en proksima estonto ampleksante ankaŭ aliajn branĉojn de la produktado.
La pasintjaro estis por K. F. jaro de granda prospero. La neta superresto el ĝiaj pogranda komerco, produktado kaj nemoveblaj posedaĵoj kune atingis sumon de 1 885 513 kronoj.
Aliaj entreprenoj de K. F. estas ŝparkaso, en kiu la membroj povas enmeti ŝparkapitalon kaj tiel servas al la kooperacio; kleriga institucio, kiu donas klerecon, laŭ koresponda sistemo, al tiuj, kiuj tion deziras pri kooperaj, ekonomiaj kaj aliaj temoj. Ankaŭ iafoje estas aranĝataj t. n. someraj kursoj kun ĉeestantaro, kiu estas pliklerigata per prelegoj de fakuloj pri kooperaj demandoj. Depost komenco de tiu ĉi jaro K. F. havas propran arĥitekt-kontoron, kiu nun liveras bonegajn desegnaĵojn por plimodernigi kaj plikarigi konstruon de domoj, butikoj ktp. inter la kooperatoroj.
K. F. estas politike neŭtrala organizaĵo, kiu varbas siajn anojn el ĉiuj popolklasoj de la socio. Farita statistiko montras, ke en jaro 1922 la membraro konsum-kooperativa konsistis el jenaj kategorioj: laboristoj de industrio, komerco kaj transporto 49,7 %, metiistoj 2,9 %, meti-laboristoj 5,1 %, terkulturistoj 17,1 %, terkultur-laboristoj 5,2 %, oficistoj altrangaj 3 %, oficistoj ne altrangaj 7,8 %, korporacioj 0,8 %, ceteraj 8,4 %. Tiu ĉi statistiko montras, ke la laboristoj konsistigas la plimulton el la svedaj kooperatoroj.
Ĉefaj gazetoj por la sveda kooperacio estas «Kooperatören» (La Kooperatoro) ĉiumonata kaj «Konsumentbladet» (La gazeto de la konsumantoj) ĉiusemajna. Ili estas eldonataj en grandaj eldonoj kaj bone servas al la movado.
Por propagando kaj plistabiligo al la kooperacio estas organizitaj, ĉe multaj konsum-societoj, t. n. virin-gildoj, unuiĝoj, kiuj estas asociitaj en tutlanda organizaĵo. Tiuj gildoj aranĝas kursojn en diversaj branĉoj por virinoj, prelegojn ktp. Ĉar estas tre grave, ke ankaŭ la virinoj kiel mastrumistinoj de la hejmoj bone komprenas taksi la valoron de la kooperacio kaj en la praktiko ĝin vere efektivigas; tiele ili havigas al la movado pliajn aliĝon kaj forton.
Troviĝas ankaŭ unuopaj, memstaraj, kooperaj entreprenoj, el kiuj ŝufabrikon de svedaj fervojistoj mi nur menciu. Dum la kriztempo la trusto de la ŝufabrikantoj troaltigis nenormale la ŝuprezojn. Tial inter la fervojistoj estis farita propono por efektivigi propran ŝufabrikon kooperan. Tiu projekto estis efektivigata en jaro 1920. La fabriko estas lokita en la urbo Jönköping. La jarraporto por jaro 1924 montras, ke la akciuloj de la fabriko, je la fino de la jaro, estis 36 776 el la svedaj
— página 4 —
4 SENNACIULO
fervojistoj. La laboristaro de la fabriko estis 87. Pasintjara meza fabrikado potaga estis 234 paroj da ŝuoj. Kaj la vendsumo por ŝuoj dum la jaro atingis 1 206 802 kronojn, kun superresto de 102 290 kronoj. Tiu ĉi fabriko nun estas bona konkuro kontraŭ la trusto kaj liveras bonegajn ŝuojn kaj botojn je modera prezo al la sveda fervojistaro.
Karl Johansson.
Kiel estas ekspluatata la Macedonia malriĉularo
Letero el Macedonio
La loĝantaro de Macedonio, pro kiu interbuĉadas inter si la Balkanaj ŝtatoj, estas en sia plejmulto terkulturista. Antaŭ la milito estis semitaj la ebenaj kampoj de tiu lando per grenaĵo. Pli sude estis kulturata ankaŭ opio, sed tre malofte tabako. La milito kun sia dezertigo kaj plialtegigo de la prezoj vivproduktaj, igis Macedonan malriĉularon forlasi sian benitan grenkampon, kaj anstataŭi ĝin per tabakkulturado.
Sub la Turka jugo la monopolo estis privata, kaj tabakkulturantoj vendis ĝin libere. Sed nun, monopolo estas ŝtata, kaj malpermesata estas ĉies privata aĉetado. Do, la Macedona popolo nun estas senkompate ekspluatata flanke de ŝtato, kaj ĝia sango suĉata de monopolo ŝtata.
Tutan jaron laboradas la Macedona tabakkulturisto kun sia tuta familio, de frua tagiĝo ĝis malfrua nokto, kaj fine, kiam la tabako estas jam pretigita, li estas devigita transdoni ĝin en la ŝtatmonopol-magazenon kaj atendi, ke la komisiono elektita de monopol-estrejo, taksu, kioman sumon meritas ĝi! Tie ne estas konsiderata, kies tabako estas pli bona, kaj valoras pli altan prezon, sed kiu el la tabakkulturistoj estas pli amiko al la komisiinto kaj kiu havas pli multe da mono por subaĉeti lin. Kompreneble, ke malriĉuloj estas tiuj, kiuj en ĉi okazo malutilas kaj suferas. Multaj el ili revenis hejmen sen monero por vendita tabako. Post la malalta pagado lin rabas impostisto, ŝtata oficisto, kiu sidas apud la kasisto, paganta al la tabakkulturistoj, kaj kiu serĉas de ĉiu pagi ŝuldojn al la ŝtato.
Por ke la tutmonda kamaradaro havu veran imagon pri ĉi-ekspluatado, mi citos pli sube unu ekzemplon pri urbo Prilep, kiun ni prenos kiel meze-normala.
Prilep estas urbo kun 22 000 loĝantoj. Urbo kun sia ĉirkaŭaĵo havas 6000 ĝis 7000 tabakkulturistojn. Almenaŭ 60 % ne posedas plugkampon. El tiu nombro 30 % estas duonantoj¹) kaj 30 % kiuj prenas dunge fremdan plugkampon. Posedas sian plugkampon 40 % el supra nombro. El ili 10 % estas grandposedantoj kaj 30 % etaj posedantoj.
Al ĉi tiuj oni devas aldoni kelkajn posedantojn, kiuj posedas malmulte da plugkampo, sed ne okupas sin pri tabakkulturado, kaj donas al tiuj kiuj sin okupas pri tabakkulturado, sed ne posedas plugkampon. Poste estas ankaŭ kelkaj grandposedantoj (bienposedantoj), kies nombro superas ĝis 5 %, kiuj donas sian plugkamparon dunge, aŭ duone, sed ne konsideras sin kiel tabakkulturistoj, kontraŭe al tiuj suprecititaj 10 % grandposedantoj, kiuj sin konsideras kiel tabakkulturistoj.
Posedas permeson de la monopol-estrejo, jenaj:
a) duonantoj 30 % b) dungantoj 30 % c) etaj posedantoj 10 % d) grandposedantoj 10 %
1. «Duonantoj»
Tiel nomataj «duonantoj» laboras sub jenaj kondiĉoj:
a) ricevas trifoje plugitan kampon;
b) plantaĵon semas kaj prilaboras ili sur la tero de la posedanto, pagante por tio duonon de dungaĵo, kiun posedanto ricevus, se li donus al la aliuj. Estas tre maloftaj esceptoj je utilo de duonanto;
c) tuta laboro rilate al la kulturado de tabako: enplantado, fosado, erpado, rikoltado, envicigado, sekigado, — ĉio ĉi falas al ŝarĝo de la duonanto. La modeladon kaj ligadon faras ĉiu sur sia parto, t. e. ĉiu sur sia duono;
d) ricevitan monon por la frukto oni duonigas duone kun posedanto.
Do, la posedanto ricevas duonon de la frukto nemovinte fingron.
2. Dungantoj
La prezo de la plugkamparo estas alta, sekve de kio ankaŭ la dungaĵo estas alta. La dungaĵo sin movas inter 2—3 napoleonoj oraj por unu «dolumo». (La hektaro konsistas el ok dolumoj. La napoleono sin movas ĉirkaŭ 250—300 dinaroj²).
Por plugi 3-foje unu dolumon necesas 250 din. Plantaĵo por unu dolumo 300 „ Enplantado postulas 5 laboristojn 250 „ Por venigado de akvo 100 „ Por fosado 4 laboristoj 160 „ Por ŝirado de la pintoj por ke ne kresku alte 60 „ Por purigado kaj erpado 3-foje × 100 = 300 „ Rikoltado kaj envicigado 25 laboristoj × 40 din. = 1000 „ Modelado, 30 laboristoj 750 „ Ligado 100 „ Transportado en monopol-magazenon 20 „
Aliaj kostoj, kiel ekz. nutraĵo por la laboristoj, lumigo, varmado — malplej bona nutraĵo, kian ordinare oni donas al la laboristoj, po 7 din. tage por persono, entute 504 — por 72 laboristoj.
Do, tuta elspezo sumigas 4419 dinarojn.
Unu dolumo donas proksimume 120 kg da tabako, kaj proksimume oni pagas en monopolejo 25—30 dinarojn po kilogramo, kio faras entute 3000—3600 dinarojn.
Kiel vi vidas, malprofito sumiĝas de 819—1419 dinaroj por unu dolumo.
La nombro de prilaborataj dolumoj konformiĝas al la nombro de familianoj. Sed unu familio kvinnombra ne povas prilabori pli ol ses dolumojn.
El suprecitita ekzemplo ni konkludas, ke la malriĉularo dum tuta jaro laboras kaj ricevas mizeregan rekompencon. Kial la ŝtato pagas tiom da malalta tabako? Mi opinias ke ĉiu komprenas. Ĝi vendadas tabakon tre alte al la francaj kaj alilandaj societoj, kaj el tio profitas multe da altpostenaj estroj. Pro iliaj poŝoj suferadas macedona popolo, kaj pasigas siajn tagojn en larmoj kaj malsato. Ĝi scias kaj ekkonas kulpulon pro sia mizero, sed timas envicigi sin apud la laboristaro portanta liberigan standardon. Ĝi (la popolo macedonia) vidas, kiel ĝin rabas ekspluatista lando kapitalista, kaj ne povas kompreni, ke ĝi estas sklavo de tiu kapitalismo, samkiel tutmonda laboristaro, sed ankoraŭ dormas en letargio, konsiderante sin memstara (en ekonomia rilato), blindiĝante antaŭ la vero, ke ĝi estas pli granda sklavo ol tiu de fabrikejo. Ĉar organizita fabrikeja laboristo laboras 8 horojn tage; dum ĉi tiea tabakkulturisto laboras 15—18 horojn tage, kun siaj tutaj familianoj ne esceptinte tiujn sub 10 jaroj.
Kiaj estas ĉi sklavoj en sana rilato? La tuberkulozo estas eterna ilia gasto, prenante plej bonajn inter ili.
La registaro Belgrada tion ja deziras: stari senmova ĉe tioma subpremado kaj rabado! Pli bona paradizo por ĝi ne ekzistas.
Sed ĉio havas finon. Kaj suferoj de macedona malriĉularo proksimiĝas finon. Jam aperadas kleraj laboristoj, junaj kaj plenaj kun energio, kiuj baldaŭ kun tuta «sklavar’ malsata de la ter'» alvokos al la Belgradaj rabistoj:
For!
K. Karin.
La vipo de Hindio — opio
Uzado de opio fariĝas pli kaj pli granda. — Registaro publike venenas popolon. — «Ligo de Nacioj» en rolo de kuracisto. — «Protesto» de Ameriko. — Obstina lordo Cecil.
Pri homvivado en tiel granda lando, kiel Hindio, ni scias tre malmulte. Nur malofte kaj okaze ni aŭdas pri ĝi.
Ĉi foje oni scias pri regna monopola vendado de opio.
Bone diskontinte unu malfortan flankon de turmentitaj masoj — arta trankviligo de maltrankvilaj nervoj per opio, angla registaro decidis sur ĉi-socia malvirto krei al si grandan kapitalon.
Por ĉi celoj ĝi siatempe malfermis en ĉiuj urboj de Hindio publikan vendadon de opio, fondinte tiel nomatajn «Regnaj monopolejoj de opio».
Epidemio de opio ĉirkaŭprenis preskaŭ tutan urb-proletaron, plejparte en industriaj centroj, kie troviĝas koton-paper-fabrikoj.
Oficiale oni sciigas, de 98 % de laboristinoj-patrinoj, irante labori, «nutras» siajn infanojn per opio, por ke ili trankvile dormu ĝis alveno.
¹) «duonanto» — kiu ne posedas sian plugkampon, sed prenas de aliu ĝin, laboras dum jaro kaj fine duonigas la rikolton kun la posedanto. ²) t. e. ĉirkaŭ 20 g. mk.
— página 5 —
#### SENNACIULO 5Malfeliĉaj infanetoj ĉiutage venenitaj, dum mallonga tempo fariĝas preskaŭ maljunuloj: vizaĝetoj sulkigitaj, okuloj malpuraj, korpoj sekigitaj. La morteco inter infanoj en unu urbo Bombej por pasintjaro estis 666 el 1000, t. e. pli ol 60 %.
Se ne «Ligo de Nacioj» en rolo de «kuracisto», kun recepto, permesanta al hindoj tre modestan dozon de opio — 12 funtojn por 10000 homoj, tiam neniu scius pri norm-uzado de tiu veneno.
Kiam iu amerika reprezentanto «gastanta» en Hindio, eksciis, ke en Kalkutta 12-funta dozo de opio transformiĝis je 286 funta, kaj en aliaj lokoj eĉ pli, kaj kiam li eksciis, ke anstataŭ 450 kestoj da opio komencis alveni po 2975 kestoj de ĉi-«kuracilo», tiam Ameriko malpacienciĝis kaj faris proteston en «Ligo de Nacioj» kontraŭ tia «senmastrumado» de Anglio.
«Homameco» de Ameriko estis elvokita de tio, ke amerika kapitalo ne povis indiferente rigardi, kiel Anglio profitas per vendado de opio tiom, kiom necesas al Ameriko por elspezi en siaj kolonioj.
Estas klare, kial amerika reprezentanto en «Ligo de Nacioj» «ofendis» anglan registaron, dirinte, ke Ameriko kulpigas ĝin, ĉar ĝi permesas uzadi pli da opio por «ĉagrenemaj» hindoj. Sed necesas, tamen, aldiri, ke prezidanto de Ameriko — sinjoro Coolidge, retiris sian tre «fervoran» reprezentanton el tie.
En urbo Bombej, urbestraro, komencis vendi malkarajn pilolojn por infanoj kun malgranda dozo da opio, sed baldaŭ ĝi ĉesigis vendadon, dirante, ke loĝantoj protestis kaj ekdeziris, ke estu kiel antaŭe.
Angla lordo Cecil en unu el siaj paroladoj diris, ke angla registaro ne povas tiel rapide malpermesi vendadon de opio, ĉar Ĉinio ne plenumis sian promeson, kiu estis donita 15 jarojn antaŭe — ĉesigi fabrikadon de opio por kontrabandaj celoj.
Malgraŭ tio, ke angla registaro nun promesis, post 18 jaroj ĉesigi vendadon de opio, lordo Cecil restis ĉe sia opinio.
«Ligo de Nacioj» okupas sin per argumentadoj je ĉi-temo, kaj venenado de milionoj da homoj en Hindio daŭras.
Esperantigis I. Avrunin. (1122)
El Anglio
Ŝancoj de sindikata unuiĝo. — La britaj sindikataj estroj. – La brita registaro kaj Sovet-Unio.
La ĉefartikolo, kiu aperis en n-o 40 de S-ulo (Agresemo de angla kapitalo) instigas min korekti kelkajn erarigajn konkludojn. 1. La sindikatoj unuiĝas, 2. ŝanĝo de Sovetia-Britia interrilato.
- Kvankam la ministoj prenas la iniciativon por unuiĝi kun la aliaj sindikatoj, tiu aranĝo estas tiom necerta, kiel estis la antaŭa aranĝo 2 jarojn antaŭe, kiam ni havis la Tri-Unuon (Triple Alliance). Ĝi entenis la sindikatojn de ministoj, inĝenieroj kaj fervojistoj, sed en la kriza momento ĝi ne funkciis pro la sabotado de la estroj.
Same sendube okazos rilate al la Kvar-Unuo. La membroj havas nenian povon super siaj estroj. Tion montras la ekzemplo de la Inĝenieroj. Laŭ iliaj reguloj, la estroj devas esti en ofico dum 8 jaroj. Antaŭ la 4 jaroj, kiuj jam pasis, la inĝenier-sindikatoj amalgamis (kunfandiĝis), kaj la estroj aranĝis tiel ke ili havu oficojn longdaŭrajn en la nova sindikato. Pro tio la reguloj estis starigitaj de la interesuloj, kiuj faris ilin por siaj propraj oficoj kun bonegaj salajroj.
Multfoje la delegitoj ĉe kongresoj voĉdonis, instrukciante siajn oficulojn, intertrakti pro pli alta salajro kun la dungantoj. Sed ĉiufoje la oficuloj ne agis, sed ignoris la rezoluciojn. Kaj la membroj estas senpovaj malhelpi tion. Se ili forpelas la nunajn estrojn, ili devas pagi al ili la salajron por la estontaj 4 jaroj, kio estas grandega sumo. Do ili dume devas toleri ĉion, kaj la membroj organizas sin en vigla «minoritata movado».
Ĉar simila manko de povo evidentiĝas en diversaj gradoj ĉe aliaj sindikatoj, la klopodo por Unueco ne funkcii povas, kaj la aranĝo nur povas esti provizora kaj senefika.
Kelkaj estroj, pro la fakto, ke ili partoprenis en la Kabineto de la lasta Laborpartia registaro, ankoraŭ estas konsilantoj privataj ĉe la Reĝo, al kiu ili juris aliĝon. Pro tio ili estas en la internaj vicoj de la sindikatoj, kies aranĝojn ili tuj poste perfidas al la registaro, kiu povas pretiĝi por eventualaj okazajoj.
- Estas vere, ke Sovet-Rusio estas bona merkato por britaj komercajoj. Tamen la registaro ankoraŭ malamas Sovetion kaj faras ĉion por malhelpi eblan interkonsenton. Ĝi donacas armilojn al la landlimaj nacietoj kaj nun parolas pri la rompo de diplomataj rilatoj. Tio okazas, ne ĉar ili esperas iel venki Sovetion, sed por delogi la atenton de la popoloj for de hejm-maltrankvilo al eksterlanda konflikto. Pro tio la popoloj priparolas alilandan malamikon, okupiĝas provizi militilojn, kaj industrio denove funkcios por produkti ne necesajojn, sed detruilojn.
Jen la politiko de Britio. 3398, Londono
Sciigoj el Oriento
Ĵus finiĝis en ĉefurbo de Mongolio Urga (nun Ulan Bator) unua profesia konferenco de laboristoj kaj oficistoj de ĉi urbo. La konferencon partoprenis 50 delegitoj, kiuj reprezentas pli ol 800 proletojn de Mongolio. Profesian movadon gvidas popola partio de Mongolio. La partio penas konkordigi enlandan profesian movadon kun la tutmonda.
La plej riĉaj ortrovejoj de Sibirio troviĝas en regiono de granda rivero Leno ĉirkaŭ urbo Bodajbo. Dum jaroj de revolucio estis trovitaj novaj ortrovejoj en senhoma kaj sovaĝa regiono de rivero Aldan, kiu fluas en Lenon (oka horsektoro). Riĉeco de orejoj novaj superas tiun de ĉiuj malnovaj en Sibirio kaj allogas al si multajn oramantojn kiel mielo muŝojn. Kaj loĝantaro de ĉi sovaĝa loko salte kreskas. En oktobro de 1923 estis tie nur 350 homoj, en oktobro de 1924 estis jam 3700, en aprilo de 1925 la cifero saltis ĝis 10000 kaj en majo de l’ sama jaro ĝis 12000.
Nun sur maldekstra bordo de Aldan estas fondata nova urbo Aldansk en maniero de novplanaj ĝardenurboj. Organiziĝas tutunia trusto «Aldan-oro».
- Apud stacio Misovsk ĉe lago Bajkal estas trovitaj orozaj kvarcoj, bonega okro (farbargilo) kaj glimo, kies folioj atingas 4 kvadratajn metrojn. La minajoj ankoraŭ ne estas ekspluatataj pro manko da kapitalo.
En duoninsulo Kamĉatka antaŭ ne longe estas nove trovitaj riĉaj naftejoj en distanco de 50 kilometroj de bordo. La nafto trikvarone taŭgas por lampoleo, t. e. ĝia kvalito superas tiun de l’ kaŭkaza. La riĉajoj same atendas senkonkuran ekspluatadon de l’ monda proletaro. Riĉega estas la mondo, sed malbone estas organizita tutmonda mastrumo!
- Dum Revolucio en Rusio estis ĉekoslovaka armeo (ĉirkaŭ 200000 soldatoj). La armeo gvidata de reakciaj kaj naciemaj oficiroj helpis al rusaj blankuloj kaj furioze militis kontraŭ ruĝuloj-bolŝevikoj. Sed kune kun fiaskinta Kolĉak la resto de l’ armeo devis kuri tra tuta Sibirio al Vladivostok por ŝipe veturi el tie en Eŭropon ĉirkaŭ tuta terglobo.
Ameriko elspezis 11000000 dolarojn por transporti la armeon. Nur en julio registaro de Ĉekoslovakio sciigis Usonon, ke ĝi estas preta por intertrakti pri siaj ŝuldoj al Usono.
En Koreo (kolonio de Japanio) pro grandaj pluvoj okazis superakvego. La ĉefurbo de la lando Seul insuliĝis kaj por longa tempo estis izolita de tuta mondo. En Rjuzan 1500 domoj estas enakvigitaj. Ĉiuj ŝoseoj en la lando estas difektitaj. Centoj da domoj kaj pontoj detruitaj. La urbo Ejtoho estas tute detruita. Dekmiloj da homoj forkuris kaj malsatas. La domaĝoj estas grandegaj.
Profunuiĝoj de Ŝanhaj organizis por laborista junularo kursojn de politikaj scioj por klerigi agantojn inter masoj. La programo entenas historion de revolucia movado en Rusio. Oriento utiligas sperton de Okcidento.
Redaktoro de ĉiutaga ĉina komunistema gazeto «Varmega sango en Ŝanhaj» estas monpunita de juĝo, kiu konsistis el eŭropanoj kaj ĉinoj (miksita). Sed du aliaj gazetoj, kiuj per falsaj materialoj pravigis agojn de policistoj kaj agitis por fremdlanduloj, estas devigitaj presi veran materialon en apartaj broŝuroj. La devigon aranĝis indignitaj amasoj da laboristoj.
En Ĉinio estis arestita rusa komerca reprezentanto de regna naftoficejo Dosser. Li estis akuzita pri komunista propagando inter ĉinoj. La areston helpis rusa blankulo Kedrolivanskij, kiu kaŝite submetis al Dosser falsan dokumenton havantan stampon de fantazia «agitfako de RKP en Ŝanhaj». Miksita juĝistaro en Ŝanhaj certigis, ke la dokumento estas malfalsa kaj ke Dosser, kiel tre nedezirinda persono, devas esti ellandigita. Advokatoj protestas.
— página 6 —
#### SENNACIULO 6- En Moskvon tra Sibirio 14-an de julio venis japana ambasadoro Takihi Tanaka kun ĉiuj siaj oficistoj. Ĉie en la longa vojo tra Rusio li estis bonkore salutita.
Maksim Krjukov.
DISKUTEJO
ATENTIGO. Ĉar la materialo por tiu ĉi numero jam estis kompostita plejparte antaŭ okazo de la Viena kongreso, ni ĉi-foje ankoraŭ aperigas prilingvajn artikolojn, kiuj laŭ dezir-esprimo de la Kongreso estonte forrestu sur la paĝoj de S-ulo. RED.
Pri la lingva demando
En la tempo, kiam ne ekzistis internacia lingvo, malmulte, malmultege da homoj laboris por «donaci» al la teranoj — la tamen tiel deziratan kaj bezonatan — komunan interkomprenilon.
Sed de kiam ekzistas lingvo plej taŭga kiel interhoma komprenilo, ni vidas amason da «logikuloj», «sciencemuloj» k. a. «superuloj» sin opiniantaj kapablaj, plibonigi, perfektigi, riĉigi ĝin.
Nia ĉiusemajna Sennaciulo baldaŭ ne plu sufiĉos por konigi al la tutmonda proletaro la laste eltrovitajn mirindajojn de la «plej lertaj» plibonigemuloj. Sur ĉiu n-o oni ja legas, kia estas la plej taŭga, racia, scienca, logika maniero laŭ kiu esp-o estas nepre evoluigota, perfektigota kaj riĉigota. Ĉiu reformemulo certigas, ke pliboniga metodo proponita de k-doj A. B. C. . . . estas erara. Li plej serioze asertas, ke nur la de li montrita vojo estas sekvinda.
Ĉar estas nedubeble, ke ĉiuj reformemuloj estas la plej seriozaj el la seriozuloj, la plej lertaj el la lertuloj kaj la plej kompetentaj el la kompetentuloj, vere fariĝas malfacile al la kompatindaj nelertuloj kaj nekompetentuloj ion kompreni el la nenombreblaj proponoj pri kiuj ili legas en la gazeto.
Tamen fakto facilkonstatebla estas, ke plejparto el tiuj esperantoreformemuloj ne ellernis la lingvon. Ili ĝenerale ne povas esprimi sian penson neuzante novajn — tute senbezonajn — vortojn kaj verkas laŭ patosa stilo miksante la esperantan lingvospiriton kun idiotismoj de sia gepatra lingvo. Ili per tio montras, ke ili ne legis plurfoje librojn kiel Fundamenta Krestomatio kaj aliajn verkojn de Zamenhof, Kabe, Grabowsky, Devjatnin k. a. aŭtoroj el la unuaj ĝis nun neniam imititaj. Estas tre bedaŭrinde, ke iliaj ĉefaj verkoj kiel: La Faraono; La Fundo de l’ mizero; la interrompita Kanto; Pola Antologio; Hamleto, ktp. estas nune nelegitaj de la plejparto el niaj fervoraj plibonigemuloj. Kiam aperis tiuj verkoj, la esperanta vortaro ne estis tiel «riĉa» kiel ĝi nun estas: ĝi tiam estis nur duonampleksa, kiom ĝi estas nune. Tamen la tiamaj verkistoj plej precize esprimis ĉian nuancon de sia penso kaj tradukis ĉefverkojn el ĉiuj eŭropaj lingvoj.
Kial do esp-o ne plu taŭgus?
Ĉiu el ni opinias sin pli lerta ol la aliaj kaj nepre volas ĝin montri. Mi mem tre certe povas plibonigi kaj evoluigi racie esp-on. Multe da ŝanĝoj mi povus efektivigi en la lingvo. Poste mi fiere kaj fanfarone asertus, ke la faritaj reformoj estis necesaj por eviti . . . ke esp-o fiasku! Estas memkompreneble, ke se la de mi realigitaj «plibonigajoj» kontentigus k. k. reformomaniulojn, ili ankaŭ malkontentigus multe da aliaj.
Sekve — ĉar ĉiu esperantouzanto rajtas «plibonigi» esp-on — mi opinias, ke estus tre saĝe, se ni fojon por ĉiam decidus forjeti al Luno ĉiujn reformproponojn rilate la lingvon.
Estas mirinde, ke tiuj — verŝajne nesatigeblaj — perfektigemuloj neniam proponas plibonigi sian — tamen treege mallogikan kaj malfacillerneblan — gepatran lingvon! Ili senkompate distranĉas la el ĉiuj plej logikan, simplan kaj facillerneblan lingvon! Se oni ne konstatus tian absurdajon, oni certe ne povus ĝin imagi.
La Fundamento estas akre kritikita. Oni ĝin kulpigas, ke ĝi kvazaŭ ŝtonigas la lingvon malebligante ĝian evoluon. Tia diro estas erara. La Fundamento montras al ni kiamaniere la lingvo povas evolui kaj riĉiĝi. Cetere Zamenhof mem skribis, ke laŭ la metodo de li montrita, la lingvo povas ŝanĝiĝi ĝis nerekonebleco. Ĉu tio ne pruvas, ke la lingvo estas neniel katenita?
Ni ne moku la fundamentistojn. Dank’ al ilia lingva disciplino, ili savis esp-on el nepra fuŝado. Pro tio ili estas tre dankindaj.
Laŭ mia opinio la lingva demando, nune tiel akre diskutata povas tre facile solviĝi. Oni ja konsilu al ĉiuj reformemuloj, ke ili transiru al Ido’n. Tie ili senĉese kaj kredeble ĝissate povos proponi ĉiajn «science» elpensitajn plibonigojn. Se Ido ne plaĉas al ili, ili elektu alian lingvoprojekton — tiaj ne mankas! Tiam ili ne plu baros la vojon al laboremuloj.
Kara kamaradoj! Fratoj miaj! Ni ĉesigu lingvodisputadon. Ni uzu esp-on tian, kia ĝi estas. Ni ĝin uzadu! Satano 55.
Nenormala progreso estas danĝera
Neniu protestos kontraŭ normala progreso de Esperanto, sed en la momentoj, kiam tiu progreso dispecigas la movadon, oni prave ĝin nomas nenormala kaj tro danĝera, ĉar la progreso rezultiĝas ne per sia atingo de individuoj, sed per la atingo de l’ maso. Tial pli perfektaj kaj idealaj lingvoprojektoj, nun malpli atingeblaj por la maso, ol Esperanto en sia nuna stato, devas esti malatentataj en la praktiko, por konservi la unuecon en la movado, ĉar «netute ideala unueco» donas pli grandan progreson al la maso, ol «plej ideala grupiĝo», kiu pro la dispecigo de l’ movado nur vegetigas la progreson.
Ĉu plimulto da geesperantistoj, inkluzive mem Zamenhof, ne volus vidi Esperanton pli ideala, ol ĝi estas, ĉu ili ne povus pli perfektigi ĝin jam multajn jarojn antaŭe? Oni povus, sed ili ĉiuj konscie rifuzis ĉiujn reformojn idealigajn por konservi la movunuecon, nepre bezonan en antaŭa kaj nuna momentoj.
Idomovado multe malhelpas al Esperantomovado en la propaganda sfero de unu sola internacia lingvo, kaj tre verŝajne estas, ke Esperanto pli oficialiĝus en la mondo, se ne okazus la apartiĝo de l’idistoj.
Kelkaj k-doj sur la paĝoj de «Sennaciulo» persiste postulas la liberecon de l’ vortidealigoj, proponante skribi anstataŭ: konferenco, diferenco, komitato k. t. p. la formojn malpli longajn: konfero, difero, komito k. t. p. Pli frue estis postulo anstataŭigi en adverboj la finajon «aŭ» per «e».
Oni povus konkurigi en praktiko «aŭ» kaj «e», ĉar tiu sola perfektigo, sufiĉe argumentita teorie kaj praktike, ne farus grandan konfuziĝon ĉe la lingva uzado, sed la reformistoj ne havas limojn en siaj perfektigoj. La propono de «simpligo» vorta, ne havante eĉ ian principon, donos al ĉiuj virtuozamatoroj liberecon simple kripligi Esperanton ĝis tia stato, ke tre baldaŭ vi ne trovos eldonejojn por presigi Esperantajojn, ĉar malaperos la aĉetantoj.
Ĉu plaĉus al la «reformistoj» jena simpligita teksto el ilia artikolo (S-ulo n-o 34), kiun ĉe la libereco mi skribus?: «Ja neniam komanto mem prefos tion, kio estas pli maltega kaj pli malface lerebla.»
Do, pro la ĝenerala masa progreso ni estas devigataj dume forlasi ĉian reformon, praktike tuj neatingeblan unuece.
S. Sariĉev (n-o 2150)
Lingvaj studoj
SAT-anoj, evoluo de lingvo estas neevitebla. Kiu opinias, ke nia lingvo devas kaj povas. resti senŝanĝa, tiu nenion komprenas en vivo de socio organmaniere ligita kun vivo de lingvo. Ŝanĝoj en lingvo (do en nia Esp.) estas neeviteblaj kiel sunleviĝo. Sed en Esperanto ili devas esti same raciaj kiel Esperanto mem. Ili ne devas rompi Fundamenton, nek balastigi ĝin. Ili ne devas liveri al gramatiko detruigajn «esceptojn».
Mia artikolo montris al vi unu el rimedoj por atingi ĉi celon. Kaj vi vidas, ke por tio estas bezona nur pli malproksima vidpunkto, kiu ĝeneraligas komprenon kaj larĝigas videjon.
En artikolo de Botvinkin (intence metita en N 24 de Sennaciulo) vi povas vidi modelon de senelira konfuzo kiun oni ricevas en ĉi demando, se oni ne volas havi ĉi tiun ĝeneraligan vidpunkton kaj preferas nur personan guston (ĉu ne persona gusto igis krei la sensencan vorton Cececerio anstataŭ Useserio aŭ rusano, francano anstataŭ ruso, franco?)
Tuta peko de Botvinkin kuŝas en tio, ke li ne sukcesis distingi ŝajnajn kvazaŭsufiksojn en kelkaj geografiaj nomoj (Azio, Aŭstralio, Siberio k. s.) Finajoj en similaj vortoj ne ludas rolon de sufiksoj ĉar azo, aŭstralo, sibero ne ekzistas kaj tial ne povis doni nomojn al siaj landoj. Azo, Aŭstralo, Sibero estas nur pli malpli kripligitaj nomoj de landoj samaj, sed ne nomoj de iliaj loĝantoj. Same en la nun uzataj vortoj germano, hispano, Turkestano, Sudano la finajo -ano estas nur kvazaŭsufikso, kiu konfuzigis kaj poste delogis bonintencan Botvinkinon. Nomoj de gentoj devas esti prenitaj nepre el naturo, ne derivitaj. Derivitaj estos ne nomoj de gentoj, sed nur nomoj de loĝantoj en iu
— página 7 —
#### SENNACIULO 7lando (rusiano, egiptano, ĉiniano) ĉar ili povas esti okazaj, diversgentaj. Tial nomoj de landoj devas konformiĝi kun nomoj de gentoj kaj ne sekvi blinde nacian fonetikon. La laŭnaciaj Rosio, Nipon, Frans, Chung-Hua rompas sistemon ĉar postulas kripligon de kutimaj naciaj gentonomoj (anstataŭ ruso, japano, franco ktp. oni devas krei roso, nipo, franc ktp.) Novaj vortoj kreitaj ekster ĝeneraliga vidpunkto ofte rompas simplecon kaj sistemon de vortfarado. Ekzemple la vortoj laboratorio, uzurpatoro, cirkelo, observatorio, bankiero, aŭditorio, internacionalo, imperialismo, inkluze, centralizi, koncentra, sensprite kaj senbezone balastigas nian radikvortaron. Ili povas esti tute logike kaj laŭregule anstataŭitaj per jenaj derivajoj: laborejo, eksperimentejo, uzurpisto, cirklilo (ĉar cirkli = fari cirklon), observejo, astronomejo, bankisto, aŭskultejo, lekciejo, internacio, imperiismo, enkluze (ĉar ekzistas ekskluze), encentrigi, samcentra. Ne ĉiu internacia vorto devas nepre fariĝi esperanta. SAT-anoj, gardu simplecon kaj purecon de via radikaro, forigu la rubon el ĝi. Ĝuste por ĉi celo estas bezona Lingva Komisiono, kiun aludis Krasovskij en unu el miaj artikoloj, sed ne por senbrida reformemo. Inter novaj radikoj nur vere bezonaj kaj riĉigaj devas esti aprobendaj ka esplorendaj de l’ Komisiono.
Tiaj vortoj devas signi nur vere novan komprenon per ekonomiiga maniero. Kiel ekzemplon de tiaj vortoj mi povas citi la jenajn postfundamentajn: urĝa, valora, listo, ardi, aserti. Al similaj novaj vortoj ni devas rilati tre singarde kaj ne enkonduki ilin senpripense. Same estas bezona pli detala faka kaj teknika terminaro. Kreante ĝin oni neniam forgesu principojn de Ekonomio, kiujn mi klarigis en miaj antaŭaj artikoloj. Ĉi laboron devas partopreni ne sole eŭropanoj. Japanoj, ĉinoj, amerikanoj, afrikanoj, sendu al mi senpere viajn prilingvajn dubojn kaj proponojn (Sovetunio, Irkutsk, Gubfo, al Krjukov). Nia kara Esperanto devas esti vere tuthoma kaj neŭtrala. Tial ĝian kreadon kaj disvolvadon devas partopreni ĉiuj terglobanoj. Ekstereŭropaj popoloj havas siajn sperton kaj valoron en lingvoj, kiuj povas tre utili en evoluo de nia komuna lingvo. Speciale interesaj estas okazaj koincidoj, kiuj ekzistas en lingvoj de oriento kaj okcidento (ekzemple la ĉinia go kaj slava mallongigo gos = ŝtato, regno) . . .
Maksim Krjukov.
Pri pliperfektigo de nia informaparato
Verŝajne ĉiuj kamaradoj konfesos ke nia «Sennaciulo» ne donas al ni ĉiujn kontentigojn kiujn ni povus atendi de ĝi: nesufiĉe da raportoj aperas, kaj eĉ multaj el ili estas negravaj aŭ neperfekte verkitaj. El kio do devenas tiu bedaŭrindajo?
Miaopinie, el la neorganizeco de nia Informaparato. Ĉu mi eraras, skribante ke multaj el vi, karaj gek-doj, pensis subite, iam kiam vi estis verkanta por «Senn.» raporton pri okazantajoj en via lando: «Por kio utilas verki tiun informon? Eble alia samlandano verkas sammomente artikolon pri la sama temo?»
Kaj efektive, okazis ke la Redakcio de «Senn.» devis rifuzi iajn artikolojn, ĉar ĝi ricevis plurajn samtemajn.
Kiel do solvi la aferon?
Tute simple: Por doni al nia Informservo mekanikan precizecon, estu elektotaj en ĉiuj landoj kie estas SAT-anoj, Ĝenerala Raportanto, kiu estos speciale rajtigata, ekskluzive de ĉiu alia, por aperigi en «Senn.» artikolojn pri sia lando. Se la nombro de la SAT-anoj en la lando tion ebligos, Fakaj Raportantoj estu elektotaj. — Ilia aktiveco laboros en la fako prizorgata de ili, kaj nur en tiu; ĉiutrimonate, tiuj fakraportantoj sendos sian laboron al la Ĝenerala Raportanto, kiu kunigos la informojn kaj sendos al la Redakcio. Plie, la Ĝenerala Raportanto estu rajtigata por raporti kiam okazos en sia lando io interesanta la Satanojn kaj tutmondan proletaron.
Tiu organizsistemo estu uzata nur kiam ne ekzistas politikaj polemikoj en la landaj SAT-rondoj. Kiam la Satanoj en iu lando estos dividitaj laŭ diversaj tendencoj, tiam ne plu estu Ĝenerala Raportanto, sed nur tiom da Fakraportantoj, kiom da diversaj tendencoj.
[BILDO p.7 | 35,31,89,59] Grupa foto de la partoprenantoj de la 2-a Kongreso de SEU antaŭ konstruaĵo kun arkoj, kun flagoj kaj standardo; sur la foto numeritaj personoj kaj manskribita teksto: «2-a Kongreso de SEU – Moskvo, 26-30/VII-1925».
(1) Michaliczka. (2) Evstifeev. (3) Kazina (Ufa). (4) Drezen. (5) Jodko. (6) Kazakeviĉ. (7) Klys Minsk). (8) Kancelarski (Ĥarkov). (9) Lidin (Kazan). (10) Spiridoviĉ (Ĥarkov). (11) Demidjuk. (12) Mihalski. (13) Nekrasov. (14 Urban (Leningrad). (15) Rublev (Odessa). (16) Saharov. (17) Konovalov (N. Novgorod). (18) Javoronkov. (19) J. Sokolov (Taŝkent). (20) Podkaminer (Leningrad).
Tamen, tiuj landaparatoj funkcios same kiel tiuj nediverstendencaj; ili sendos ĉiutrimonate sian raporton al la Redakcio. Tiu dua sistemo diferenciĝas de la unua nur per tio, ke la Fakraportantoj sendos mem sian laboron.
En okazo de tiu dua sistemo, kiam okazos en la lando kie ĝi regos, io netendenceca interesa por tutmonda atento, tiuokaze iu bone difinita por tiu tasko raportanto estu rajtigita por raporti pri la interesajo. Kiam tiu okazintajo estos tendenca, tiam la respektiva Fakraportanto verku mem la informon.
Jen estas la sugestoj, kiujn ebligas al mi fari sufiĉe longa praktikado en laborista Informservo. Tiu praktikado elmontris al mi ke tiu organizeco estas ne nur dezirinda, sed ankaŭ nepre necesa.
Certe, mi ne opinias min tiom neerarema kiel la Papo . . . Mi nur intencis, per tiuj ĉi linioj, montri vojon kiun mi opinias irinda, kaj mi ĝojos se iuj kapablas ĝin plibonigi, pliglatigi konstante, por ke nia Informservo estu pli kompleta, nia «Sennaciulo» pli riĉechavanta.
La diverslandaj Satanoj tuj elektu la plej kapablan el ili, por fariĝi Ĝenerala Raportanto ĉe «Senn.»!
F. Ŝamar, Sekr. de Franclingva Informservo
2a Kongreso de Sovetlanda Esperantista Unuiĝo
- julio malfermiĝis en Moskvo 2. Kongreso de SEU. 84 delegitoj kunvenis el 42 diversaj urboj de la lando, inter ili el Siberio, Mez-Azio, Krimeo, Kaŭkazo, Ukrainio kaj Blankrusio.
La kongreso daŭris 5 tagojn kaj havis ekskluzive laborkarakteron; ĝi pridiskutis ĉiujn gravajn problemojn de la movado. Inter la plej gravaj decidoj oni povas noti solvon de la organiza problemo per starigo de regionaj (respublik-teritoriaj) oficejoj de SEU, helpontaj ĉiu en sia regiono al gvidlaboro de C. K. SEU, rekomendon pri subteno de SAT kaj de ĝiaj organoj, decidon pri nepra aliĝo de ĉiuj aktivaj SEU-anoj al SAT, likvidon de Sovetlanda Esperanto-Servo.
Rilate la agit-propagandan laboron la Kongreso decidis bazi ĝin sur praktika aplikado de Esp-o, utiligante tiucele la praktikservan aparaton de SAT. «Vasta aplikado de la lingvo por bezonoj de proletaro devas en ĉiu aparta okazo antaŭiri propagandajn raportojn kaj artikolojn pri ĝia valoro» — diras la rezolucio, akceptita de la Kongreso.
Varmajn diskutojn naskis la problemo pri interrilatoj kun idistoj; rezulte la kongreso juĝis malutila por la ideo de internacia lingvo mem la ekziston en Sovetio de aparta, fakte mizerampleksa, Ido-organizajo kaj proponis al idistoj eniri en SEU por akceli pligrandigon de praktika valoro de lingvo internacia por proletaro. Invititaj partopreni la Kongreson, ekzistantaj en Moskvo idistaj k-doj tamen trovis bagatelan pretekston por ne viziti la kongreson, per tio montrinte ankoraŭfoje sian sincerecon en la deziro kunlabori per lingvo internacia kaj por ĝi.
Apartan lokon dum la Kongreso okupis raportoj pri Esp-o kaj Poŝto-Telegrafo-Radio, faritaj de k-doj N. Modenov, A. Kazakeviĉ kaj
— página 8 —
#### SENNACIULO 8A. Vinogradov. La lasta, parolante je la nomo de Kultur-fako de Moskva Intersindikata Unuiĝo (MGSPS) atentigis pri la servoj, faritaj de Esp-o al laborista radio-movado en Sovetio kaj pri tio, ke ekzemplo de proleta esp-o-movado montris al gvidantoj de sovetia radiomovado plenan efektivigeblon konstrui ankaŭ la radio-movadon sur la klasa bazo, memstare kaj aparte de la neŭtrala radio-movado en la skalo tutmonda.
Grandan intereson vokis ankaŭ la raportoj de k-do Podkaminer pri metodoj de esp-a laboro en laboristaj kluboj kaj pri la aplikeblo de Dalton-plano por instruado de Esperanto.
Rilate la eldonan agadon la Kongreso decidis direkti la fortojn por eldonado de lerna kaj vortara materialoj, samtempe subtenante Eldon-kooperativon de SAT por akceli eldonadon de esp-lingva revolucia literaturo. La kongreso ankaŭ decidis unuigi gazeton-lernolibron «Esp-o Hejme» kun la oficiala organo de SEU «Soveta Esp-isto» en unu propagande-instruan gazeton, kiu komence de oktobro aperos sub la titolo «Mejdunarodni jazik» (Internacia Lingvo).
La Kongreso vekis sufiĉan atenton al Esp-o flanke de sociaj medioj. Prezidanto de malgranda Sovnarkom k-do M. Boguslavskij salutis la kongreson per telegramo, atentigante pri neceso de lingvo internacia por proletaro. Estis ricevitaj ankaŭ salutleteroj de Glavpolitprosvet (Ĉefa Administrejo de politika klerigado) de Ukraina SSR, redakcioj de la revuoj «Laborista Klubo», «Radio-Amatoro», Lyona Grupo de Franca Esp. Laborista Federacio, Sveda Laborista Esp. Asocio, Sveda laborista delegitaro, vizitinta Moskvon, kaj multaj telegramoj kaj leteroj el la plej malproksimaj lokoj de Sovetio. Pri la Kongreso raportis Moskvaj ĵurnaloj, same la provinca ĵurnalaro, informita telegrafe de «Rosta» (Rusia Telegrafa Agentejo).
La Kongreso enspiris freŝajn fortojn en la movadanojn kaj permesas esperi pri daŭra plifortiĝo kaj kresko de Esp-o-movado en Sovetio.
SAT-anoj utiligis sian ĉeeston al la Kongreso (inter 57 decidrajtaj Kongresanoj 49 estis SAT-membroj) kaj okazigis apartan SAT-kunvenon por pridiskuti la problemojn de SAT-movado. Unuanime estis akceptita rezolucio pri la nepra neceso konservi la nunan organizformon de SAT. Partopreninto.
Rezolucio de SAT-kunveno en Moskvo
La kunveno de SAT-anoj el diversaj lokoj de la vasta USSR, kolektiĝintaj 28. julio 1925 okaze de la II-a SEU-Kongreso, pridiskutinte diversajn problemojn de la okazonta baldaŭ V-a SAT-Kongreso, decidis:
a) konstati, ke SAT en sia nuna organiza formo plej bone korespondas al la taskoj, kiujn ĝi metis al si kiel organizajo dediĉita al la praktika servado porproletaria tra la tuta mondo sen diferenco de la nacia kaj ŝtata aparteno;
b) konstati, ke ĉiuj lastatempe aperintaj proponoj reorganizi SAT, ĉu kiel monopolan laboristan esp. organizajon kun taskoj de nacilingva propagando, ĉu kiel interligon de la asocioj sen propra membr-aparato — ne povas progresigi la movadon, sed nur paralizos ĝian dinamikon;
c) konstati, ke la harmonio inter SAT kaj naciaj Esp-propagandaj laboristaj kaj revoluciaj societoj nepre devas esti atingita en formo de membriĝo de ĉiuj aktivaj membroj de naciaj propagandorganizajoj al SAT kaj samtempe en formo de partoprenado de l’ aktivaj SAT-membroj en la ĝusta gvidado de la laboro de naciaj esp-asocioj laboristaj, kiuj varbas por Esperanto.
Miksi la aparatojn de la praktika lingvuzado internacia, farata en Esperanto, kaj de la propagando, farata en lingvoj naciaj, la kunveno konsideras nedezirinda kaj opinias grava la rolon de diversaj naciaj propagandasocioj konforme al la lokaj cirkonstancoj.
Havante unu lingvon, ni ne bezonas internacian organizsistemon, ni estu sennaciecaj. La sennaciismo — nia morgaŭa tago — estu nepre konsiderata en nia hodiaŭa prepara laboro, kaj niajn konkretajn hodiaŭajn taskojn ni kunagordu kaj samdirektigu kun la morgaŭaj bezonoj.
Akceptita unuanime.
Prezidinto de la kunveno G. Demidjuk. Sekretario de la kunveno N. Nekrasov.
KRONIKO
Svedio
Sveda Lab. Esp. Asocio havis sian duan kongreson 11. kaj 12. julio en Uddevalla. Reprezentata estis LEA (germanlingva) kaj partoprenis finna k-do. La tutsveda asocio de fervojistoj sendis delegiton. Socialdemokr. partio elektis reprezentanton. En la kongreso partoprenis ĉ. 60 k-doj. La raporto de la estraro montris, ke la sveda asocio nun havas 700 membrojn. Interalie oni decidis, ke ĉiu klaskonscia lab. esp-isto devas aniĝi al SAT. La kongreso difinis sendi cirkuleron al la svedaj prof-unuiĝoj kun admono subteni la esp. propagandon. — Estis aranĝita esp. ekspozicio. En publika festo parolis 6 kamaradoj. La gazetoj (eĉ la burĝaj) en longaj artikoloj raportis pri la kongreso. K-doj dezirantaj pli detalan raporton skribu pk. al Sveda Lab. Esp. Asocio, Göteborg 1, Svedio.
KORESPONDEJO
213. Via artikolo aperos.
1122. La traduko ne superu la kadron de B. de S.-volumeto (60 pĝ.)
728. Se spaco permesas, mi volonte uzos ambaŭ viajn longajn raport-tradukojn. Tamen, preferu orig. artikolojn, kiujn mi pli vole utiligas.
3931. Pro troa abundeco de materialo mi ne ĝustatempe povis enpresigi vian art. Mi en konvena momento uzos ĝin.
5356. Loko mankas por via alvoketo bonintenca. Monon ni danke kvitancas.
79. Escepte ni volas doni lokon al via kontaŭklasbatala art. en «Diskutejo». Red.
Iliaj vortoj kaj iliaj agoj
Por kio estas utiligebla SAT-jarlibro? Revoluciaj mondlingvanoj, proletaj esp-istoj, SAT-anoj uzas ĝin por helpi praktikan aplikadon de sia lingvo por la celoj de klasbatalo, por kreskigo de sennacieca solidareco laborista. Evidentiĝas nun, ke ankaŭ idistaj k-doj taksas la altan valoron de SAT-jarlibro kaj utiligas ĝin por . . . propagandi al SAT-anoj sian Idon. Jes, tion faras nun, en julio de 1925 j., post la interkonsento de 30. I. 1925, Rusa Mondolingual Uniono, dissendante al ĉiuj sovetiaj SAT-anoj (krom Moskvaj) freŝe eldonitan propagandan folion pri Ido. La folio ne nur raportas la ordinarajn blufojn (rekomendo por Ido de Komintern, de Sportintern en 1922 kaj 1924 jj (!!) ktp.), sed eĉ simplametode renversas ĉiujn rekomendojn de Esp-o en . . . rekomendojn por Ido: jam presitaj en Sennaciulo dirajoj pri Esp-o de Sosnovski, Katajama, Nevskij estas represataj en la folio, sed post la vorto «Esp-o» ĉiufoje en krampoj sekvas «ankaŭ Ido»!
Fuŝaj kompartekstoj kaj kutimaj insultoj kontraŭ Esp-o ankaŭ enestas, kvazaŭ la interkonsento de 30. I. 1925 neniam okazis kaj kvazaŭ Rusa Mondolingual Uniono-n gvidas ne la sama k-do, kiu subskribis la interkonsenton.
Multaj k-doj, ricevinte la folion, sendis kritikajn respondleterojn. Ĉu necesas? Se idistaj k-doj perdas sian energion por dissendi al SAT-anoj siajn propagandfoliojn, utiligante por tio SAT-jarlibron, ni utiligu nian jarlibron por praktika servigo de nia lingvo al proletaro.
Ni fosu nian sulkon: ni apliku Esp-on por revolucio! Ulo el Moskvo
AMUZA ANGULETO
[BILDO p.8 | 39,59,93,88] Kvin desegnitaj karikaturaj vizaĝoj (profiloj kaj frontaj), kies trajtoj estas formitaj el literoj; ĉiu subskribita «VKUZ».
SOLVU ENIGMON EL LA LITEROJ DE L’ PORTRETOJ KAJ FARU EL ILI LA VORTOJN!
PRESEJO: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG (GERMANIO)
N.º 48, 27 de agosto de 1925
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
1-a Jaro, N-o 48 — APERAS S.A.T. SEMAJNE — 27. Aŭgusto 1925
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
Redaktoro: N. BARTHELMESS, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz | Gvidanto: Ekzekutiva Komisiono de SAT, 23, rue Boyer, Paris XX | Administranto: R. LERCHNER, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz
Ĝenevo aŭ Moskvo?
Problemo de Garanti-Pakto¹)
La ĉefa problemo de l’ eŭropa politiko en ĉi-momento estas la tiel-nomata „garanti-pakto», problemo, kiu estas diskutata en diverspartiaj ĵurnaloj kaj gazetoj. Kaj estas vere bedaŭrinde, ke ĝi ne ekscitas sufiĉan intereson de vastaj amasoj de laboruloj ĉiulandaj, kiuj emas trakti ĉi-problemon kiel io teoria kaj forlasas ĝin al la atento de partiaj estroj kaj redaktoroj.
Ni rigardu la problemon de historia vidpunkto. Skeme, la postmilita evoluo de eŭropa politiko estas tia: Versailles’a «pac»traktato dokumentis la eksigon de Germanio kiel imperiista ŝtato, kondukinta sendependan, aktivan eksteran politikon. Periodo de perforto sekvis. Sed baldaŭ oni komprenis, ke se Germanio restados pasiva faktoro, la mastruma resanigo de Eŭropo ne estos efektivebla. Do, sekvis periodo de konferencoj kaj internegocadoj (Wiesbaden, Cannes, Genovo). La malkonsento inter venkintoj, psikologia timo de germana revenĝemo, deziro ekspluati la plej karbozan parton de Germanio — alkondukis al okupo de l’ Ruhr’a distrikto per Francio, spite al opozo de Anglio. Ĉi-okupo ne alportis al francaj kapitalistoj la esperitan sukceson; ĉar ĝi estis la plej malefika rimedo por eltiri reparaciajn ŝuldojn. Sekvis dua periodo de negocadoj; komence inter kapitalistaj grupoj, kaj poste — interŝtataj konferencoj alkondukintaj al la ĉefa London’a konferenco, al London’a protokolo kaj Dawes’a plano. Ĉi-plano dokumentas la provon pace reguli interŝtatajn rilatojn kaj enigon de Germanio en eŭropan mastrumsistemon. (Pri sukcesebleco de Dawes-plano vidu n-o 42 de S-ulo). Kaj nuntempe estas la celo de imperiistaj ŝtatoj aligi Germanion al ilia politika sistemo, t. e. igi Germanion objekto de ilia ekstera politiko. Kion ĉi-tio signifas?
Por tio ni rigardu la kondiĉojn de garanti-pakto, jam konataj en siaj ĉefaj punktoj: Entento garantias al Germanio ĝiajn limojn kaj promesas en kaŭzo de milito (bela pacemo!) defendi ilin. Siaflanke, Germanio aliĝas Ligon de Nacioj kaj estas eĉ reprezentata en ĝia konsilantaro. Kaj ĉi-tio estas la kerno de l’ problemo. Ĝi signifas, ke Germanio akceptas la regularon de l’ Ligo kaj subiĝas al ĉiuj ĝiaj decidoj. Tute ne estas pruvende, ke ĉi-L. de N. estas nur rimedo en la manoj de imperiistaj ŝtatoj por kondukadi sian politikon; sed klare estas, ke per sia ago Germanio fariĝos faktoro en ĉi-imperiista politiko. Oni jam multe parolas, skribas kaj diskutas pri § 16 de l’regularo liga. Ĉi-paragrafo rajtigas la liganajn trupojn tramarŝi teritorion de ĉiu sia ano. Sed kian rilaton ĝi havas al la garantia pakto? Ja ne estas nun milito! — dirus multaj naivuloj. Kaj vere, oni parolas pri iu tramarŝo, sed kien?; oni diras, ke Francio rajtiĝos uzi Rejnlandon kiel bazo por eventualaj militagoj, sed kontraŭ kiu? La ĉiulandaj imperiistoj ne emas respondi tiajn ĝenigajn kialojn! Sed la laborularo devas scii la tutan veron kaj klariĝi pri ĝia graveco: La milito kontraŭ Sovetio, kontraŭ la unua laborista ŝtato estas preparata. Germanio devos garantii al Entento la tramarŝon de liganaj trupoj tra sia teritorio okaze de milito kontraŭ USSR. Kaj ne nur permesi tramarŝon, sed ankaŭ partopreni tiun militiron. La ebleco de ĉi-malamika agado ne estas ia ĥimero, sed tute reala afero. Oni jam sin preparas en Francio oni malpermesas noti «ĉervonec» (soveta mono) ĉe Pariza borso, spite al «normalaj» politikaj kaj mastrumaj rilatoj inter ĉi du ŝtatoj; oficiale influataj presorganoj (Matin, Temps) atakadas kaj kontraŭagitadas furioze Sovetion, preparante tiamaniere publikan opinion. En Anglio, ministroj Chamberlain, Birkenhead kaj J. Hicks priparolas publike la «bolŝevikan danĝeron» kaj kulpigas sovetan registaron, ke ĝi semas malkontentecon en Anglio kaj kolonioj; Chamberlain eĉ persone veturis Balkanon por organizi kontraŭsovetan unuecfronton; kaj nun li volas simple rompigi ĉiujn diplomatiajn interrilatojn kun Sovetio; brita militŝiparo «pace» demonstracias en Balta maro; apudbaltaj ŝtatoj konferas pri militligiĝo, kaj volas eĉ vendi la insulojn Ösel kaj Dagö al Anglio kiel militŝipara bazo; ĉie oni publikigas falsitajn dokumentojn, «Zinovjev-leterojn», devantaj montri la kontraŭordan propagandon de Komintern, ktp., ktp.
Ĉi-tiuj faktoj, kiam oni ilin senpense tralegas en gazetoj, ne aperas gravaj kaj ŝajnas ne havi rilaton unu al alia. Sed de vidpunkto de centra eŭropa tendenco politika, kaj observante la senĉesan armiĝadon, ili aperas tre atentindaj kiel signo de nuntempe formata unuecfronto kontraŭsoveta.
Se oni sekvas la negocojn inter germana kaj ententaj registaroj kaj la skribmanieron de germana gazetaro, oni povus pensi, ke Germanio hezitas, ĉu aliĝi ĉi-pakton kaj eniri Ligon de Nacioj, ĉu sin orienti Sovetion, eluzante la unuan justan pactraktaton de Rapallo. Tute ne! Germanio ne staras sur vojkruciĝo: ĉu Moskvon, ĉu Ĝenevon!
¹) Pakto estas interkonsento, konvencio. Red.
— página 2 —
2 — SENNACIULO
Germana burĝaro, sciante ke ĝi ne povas nuntempe fari sendependan eksteran politikon, kontentiĝas konduki «vost-imperiisman» politikon (Schwanzimperialismus), kiel trafe diris unu maldekstra politikulo, t. e. sin trenadi poste de pli fortaj imperiistoj. Do, ĝi certe iros Ĝenevon kaj partoprenos en agado kontraŭ Sovetio. Jes, kelkaj burĝaj organoj skribas ion pri «amikeco kun Sovetio», sed tiu amikeco estas tiel platona! Oni volas nur eluzi ilian solan ŝancon por akiri pli favorajn kondiĉojn en la afero por si mem.
La vojo de germana burĝa registaro kondukas Ĝenevon, kaj Ĝenevo estas simbolo de unuecfronto de l’ kapitalismo kontraŭ Sovetio. Sed laboruloj ne sekvos ĉi-ekzemplon. Ili ĉiuj, — flanke de partiaj diferencoj, ĉu socialistoj, ĉu komunistoj, ĉu anarkistoj, sed kiel samklasanoj, — devas kompreni ke Sovetio, — tiu sola libera insulo en kapitalista maro, — ne devas esti superfluita per ondoj de l’ imperiismo. Sorto de Sovetlandoj — estas sorto de laboristaro tutmonda. Kaj se la burĝaro sin turnas Ĝenevon, ni iru Moskvon! Al Garanti-pakto de l’ internaciaj ekspluatistoj — ni kontraŭstarigu la garantipakton de l’ proletaro tutmonda por defendi nian laboristan ŝtaton.
Observanto
EL VIENO
Mi venis ĉi-tien kun la ideo, ke nia Va Kongreso estos kvazaŭ batalkampo por akraj disputoj. Jam de kelka tempo grizumis ĉe la horizonto de nia movado nubetoj, antaŭanoncantaj ventegon. La malrapida kresko de la membraro ŝajnis liveri bonan atakilon kontraŭ la ĝisnuna gvidado de nia organizaĵo.
Nu, ok longaj laborkunsidoj, ĉiam bone vizitataj, ebligis al la ĉeestantoj eldiri kaj defendi sian propran vidpunkton. La debatoj estis kelkfoje pasiaj, sed ĉiam bonordaj kaj interkonsentemaj. Estas evidente, ke, malgraŭ forta kontraŭstaremo inter la diversaj ideofluoj kaj tendencoj, ĉiam superregis ĉe ĉiuj debatantoj forta deziro trovi rimedon por interkonsento. Ĉiuj plene konsciis, ke la proletesperanta movado ricevus gravegan domaĝon, se okazus en SAT la skismo, se plifortiĝus la disiĝemo inter la diversaj partitendencoj.
Forbloviĝis la nigraj nubetoj. Ne okazis la minacanta fulmotondro. Nun aperas la ĉielo pli klara kaj serena. La malkontentuloj kaj polemikemuloj ĉiuspecaj devos fine konstati, ke ili ne havas ŝancon grizumigi denove nian horizonton. Vana restos ilia penado por estigi disigon kaj malpacon en la SAT-rondoj. Espereble ili komprenos la veran signifon, kiun enhavas la fakto, ke ĉiuj decidoj favoraj al la ĝisnuna gvidado de SAT estas alprenitaj preskaŭ unuvoĉe. Nur tri, kvin, sep manoj (neniam pli) leviĝis malaprobe al la vidpunkto de la plimulto. Kaj pli elokventa fakto estas, ke la gvidrezolucio, kiu resume difinas la sencon de la debatoj kaj donas direktivon al la gvidantaro de SAT por la interkongresa jaro, estis unuanime akceptata.
Al tiu kontentiga rezulto tre helpis la bona kaj impona aranĝo de la kongreskomitato. La tuta SAT-anaro tre ŝuldas al la Vienaj k-doj, kiuj sukcesis atingi, ke diversaj laboristaj organizaĵoj aŭstriaj subtenu kaj patronu nian V-an. Bela kaj esperiga fakto…
La akcepto de la kongresantaro en la Laboristan Hejmon de la XXIa distrikto, okaze de la festvespero, restos neforgesebla en la memoro de ĉiuj partoprenintoj. Kelkaj k-doj estis ĝislarme kortuŝataj. Kaj ĉiuj senescepte fieris esti anoj de movado, kiu ebligas la okazigon de tiom sukcesplena festo. La salonego de la Laborista Hejmo estis ja tro malgranda por enteni ĉiujn partoprenantojn. Pli ol 500 personoj, premite kaj entuziasme, aplaŭdis al la kantoj, dancoj, alegorioj kaj ĉiuj plej diversaj distriloj, trafe elektitaj kaj bone prezentitaj.
Mi opinias, ke la aranĝontoj de la venontaj kongresoj devos treege penadi por superi aŭ eĉ atingi la nivelon de la Viena kongreskomitato.
Ĉiuj do ni foriros el ĉi-tie kun bonaj kaj kuraĝigaj impresoj, kun provizo da optimismo fruktodona, laboriga. Necesas ja ne kontentiĝi je la fakto, ke nia Va finiĝis brile, sukcesplene kaj unuanimece. La diversaj komisionoj, elektitaj por plenumi ĉiu aparte difinitan taskon, devas labori senhalte kaj metode. En ĉiuj SAT-rondoj devas kreski la laboremo kaj varbemo. Necesas, ke ni ĉiuj komprenu kaj obeu la decidojn de nia Kongreso. Necesas, ke plifortiĝu, se eble, la deziro forigi el nia senpartieca, kulturcela organizaĵo ĉiujn disigilojn, kiuj konstante minacetas nian unuecon. La rezolucioj voĉdonitaj ne restu surpapera senvivaĵo. En nia venonta laborado ni neniam forgesu, ke la proletesperanta movado havas ŝancon kreskadi kaj plifortiĝadi nur se ĝi estas modela bildeto de la dezirinda unueco de la tutmonda laboristaro.
Finiĝis la Va SAT-Kongreso entuziasme, pacige, esperige… Ni jam klopodu por ke la VIa povu enregistri, ke nia ĉi-tiea laboro estis fruktodona.
Vieno, 15. aŭgusto. E. Lanty.
Gvidrezolucio
La V. Kongreso de SAT, post larĝa debato pri la diversaj ideofluoj kaj tendencoj en kiuj baraktas la esperantomovado, konstatas:
1. Ke ĉiuj proponoj celantaj aliigi la strukturon de SAT kaj ŝanĝi ĝian karakteron povas nur malutili la kreskon de la proleta esperanta movado;
2. Havas la konvinkon, ke la esperanta movado povas plej trafe kreski kaj firmiĝi se ekzistas du aparatoj nome: a) nacilingva aparato por la propagando de esperanto, b) esperantlingva aparato por la aplikado de esperanto por la interesoj de la proletaro tutmonda.
La Kongreso opinias, ke tiuj du aparatoj povas bone funkcii nur se ili konservas sian propran karakteron, sian memstarecon kaj sekvas sian paralelan vojon sen iu limuzurpo de unu sur alian.
Laŭ raportoj de k-doj el diversaj lingvoteritorioj, evidentiĝis, ke estus netrafe kaj eĉ superflue kunfandi la nacilingvan propagandon laŭ tutmonda skalo, tial ke la cirkonstancoj kaj propagandkondiĉoj tre varias laŭ la landoj kaj ke plie ne ekzistas por tiu propagando lingva sameco.
Sekve, oni povas nur alceli unuecigon en la apartaj lingvoteritorioj kaj ne tutmondan unuigon de malsamaj propagandrimedoj por malsimilaj propagandkondiĉoj.
Rilate tion estas ankaŭ tute logike kaj memkompreneble, ke aparato por apliko de lingvo tutmonde uzata devas esti tutmonda kaj sennacieca.
* * *
La Kongreso rekomendas al ĉiuj SAT-anoj, ke ili estu samtempe anoj de poresperanta aparato en sia propra lingvoteritorio. Estas ja evidente, ke la SAT-anoj povas efike varbi por SAT, nur se ili estas membroj de la aparato kies tasko estas instrui esp-on al la laboristoj.
La Kongreso opinias, ke la esp-a movado entute povos atingi sian maksimumon de efikeco nur kiam ĉiuj proletoj esperantistaj estos SAT-anoj.
* * *
La Kongreso havas la opinion, ke SAT devas resti porklasa, senpartieca, kulturcela organizaĵo, celanta utili per esperanto al ĉiuj laboristaj organizaĵoj. Sekve la gvidantaro devas malhelpi la enkondukon de la disputpunktoj kiuj apartigas nun la laboristan movadon. Polemikoj inter la diversaj tendencoj riskus detrui nian movadon, kiu povas esti forta kaj agadkapabla nur se ĝi konservas sian nepre necesan unuecon.
* * *
La Kongreso enregistras kun plezuro la fakton, ke eĉ ne unu voĉo sin levis por defendi la vidpunkton de tiuj novigemuloj, kiuj klopodas reformi esperanton laŭ persona gusto, per enkonduko de tute superfluaj vortoj, per ĝeneraligo de afiksoj necesaj nur en speciale teknikaj kaj sciencaj verkoj kaj per «simpligoj», kiuj reale estas kripligoj, kies pli larĝa uzado povus malhelpi la disvastigon de esp-o inter la laboristaj masoj. La Kongreso esprimas la deziron, ke la esperanto-gazetaro proleta en sia skribmaniero elĉerpu ĝisfunde la lingvajn trezorojn grandparte ankoraŭ kaŝitajn de laŭfundamenta esperanto, kaj uzu novajn formojn nur tiam, kiam ili kontentigas senteblan bezonon.
— página 3 —
SENNACIULO — 3
Protokolo
de la Va SAT-Kongreso en Wien 11.—15. aŭgusto 1925
Unua laborkunsido 11. aŭgusto matene
Ĉeestas en la ĉambrego ĉ. 130 gekamaradoj.
K-do Rinesl-Wien de la Loka Kongres-Komitato malfermas la Kongreson per kelkaj salutparoloj al la kongresanoj.
Sekvas elekto de la prezidantaro laŭ nompropono de la Ekzekutiva Komisiono (kiu estas reprezentita per k-do Lerchner kaj k-dino Noel). Kiel prezidantoj estas elektataj k-doj Slezak-Wien, Richter-Leipzig kaj Guma-Paris, kiel sekretarioj, k-do Barthelmess, k-dinoj Noel-Paris kaj Limouzin-London (kontraŭ 1 voĉo).
K-do Slezak anoncas, ke reprezentitaj estas ĉe la Kongreso la jenaj asocioj:
Liberpensula Ligo Aŭstria Naturamikoj Turista Asocio Redakcio de Laborista Gazeto-Wien Unuiĝo de Laboristaj Stenografoj (Gabelsberger) Hungara Emigranta Grupo Partiestraro de Socialdem. Partio Aŭstria Unuiĝo de Libropresistoj Libera Radio-Unuiĝo Aŭstria Libera Unuiĝo de Sindikatoj, Ŝipista Sekcio Unuiĝo de la Urb-Ŝirmligo Unuiĝo de maŝinistoj kaj hejtistoj Komunista partio de Aŭstrio Libera unuiĝo de scenejlaboristoj
Poste li konigas la Tagordon de la Kongreso:
- Salutparoladoj
- Elekto de komisiono por studo de proponoj.
- Raportoj a) Ekz. Komisiono, Administracio (Lerchner). b) Redakcio de Sennaciulo, Eld. Fako (Barthelmess) c) Redakcio de Sennacieca Revuo (Barthelmess)
- Lingvaj demandoj (Feith)
- Naciaj kaj internaciaj esperanto-organizaĵoj (Deubler)
- Programo de SAT (Revo)
- Esperanto je servo de internaciaj organizaĵoj (Bässler)
- Eventualaĵoj.
La tagordo estas unuanime aprobita.
Salutparoladoj
K-do D-ro Palla-Wien salutas en la nomo de la Viena Laborista Ĉambro (en esperanto), parolas pri la ĝisnuna vojo de Lab. esp. movado. La ekzisto de SAT pruvas denove, ke iu afero nur tiam estas vivkapabla kaj utila por laboro de homa progreso, kiam laboristaro alprenas ĝin. Li estas konvinkita, ke ankaŭ tiu ĉi Kongreso en Vieno utilos al la aspirata celo.
K-do D-ro Julius Deutsch salutas (germanlingve) en la nomo de la Aŭstria Socialdemokratio. Li akcentas la gravan valoron de esperanto kiel kulturmovado, kaj ke pro tio la socialdemokratio havas specialan intereson pri esp. Ke lingvo tamen ne povas forigi la socialn luktojn de kapitalista epoko.
K-do Wegerer en la nomo de komunista partio aŭstria (germanlingve). Sub la brila ŝajno de la supraĵo ni havas en Aŭstrio grandan mizeron. Ni vivas pli malbone ol antaŭ la milito. Aŭstrio havas relative plej multajn senlaborulojn. Nur tiam internacia lingvo povos disvastiĝi, kiam ni mem komencos akiri la ŝtat-potencon.
K-do Fröschel, (Libropresistoj) laŭdas la valoron de esperanto kiel ilo en la batalo de la laboristaro.
K-do Clabian (Liberpensuloj) promesas fortan subtenon kaj rekomendon en siaj rondoj (parolas esperante).
K-do Kirchner (Lab. Stenografoj) admonas konservi unuecon en la mondlingva movado, atentigas pri la sistembatalo de la stenografoj.
K-do Tischler (Ŝipista sekcio de lib. sindikatoj) kaj k-do Kunsteler (Radio-Klubo) laŭdas la avantaĝojn de esperanto por la rekta interkomunikiĝo tutmonda.
K-do Metzger-Stuttgart salutas nome de la Stuttgarta Esp. Ligo, atentigas pri la germanregiona esp. kongreso okazonta venontjare en St.
K-do Richter-Leipzig salutas nome de la Uns-Produktivgenossenschaft [?], Leipzig, nia presejo.
K-do Slezak prelegas saluttelegramojn kaj -leterojn, i. a. de Lab. Esp. Asocio por germanl. regionoj, Esperanta Sekcio de Turista Asocio, La Naturamikoj kaj Libera Sindikata Unuiĝo Aŭstria.
Proponkomisiono
Por la komisiono por studo de la kongresproponoj estas proponataj kaj elektataj k-doj Lerchner (Leipzig), Jonas (Wien), Grimm (Stuttgart), Effler (Wien), Armanda (Split), Roth (B.) kaj Scheithauer (Wien).
Raportoj
K-do Lerchner legas la raporton de l’ Ekzekutiva Komisiono (anstataŭ k-do Banmer [?], kiu ne povas ĉeesti la Kongreson) kaj samtempe parolas pri la Administracio kaj donas la
[BILDO p.3 | 35,31,89,62] Grupa foto de la kongresanoj de la V. Kongreso de SAT, starantaj kaj sidantaj en pluraj vicoj antaŭ konstruaĵo kun kolonoj kaj arkoj; sube surskribo «V. KONGRESO DE SAT.»
kasraporton de la Asocio. La ĝenerala sekretario rebatas la plendojn faritajn kontraŭ li pro la prokrasto en la elekto de nova Direkta Komitato. Li diras, ke kulpas la kandidatoj, resp. la membroj, kiuj tro malfrue anoncis sian kandidatecon. Ĝis 30. 5. 36 kamaradoj estis anoncintaj sin. 6 deklaroj venis tro malfrue. Tuj poste ni mendis la presadon de voĉdonilo, por ebligi la finon de la voĉdonado antaŭ la Kongreso. Ni ripetas, ke la rilatoj inter D. K. kaj E. K. ne estas tiaj facilaj kiel oni supozas. Por ke la maŝino povu facile kaj ebene funkcii, ni devus modifi la rolojn respektivajn de D. K. kaj de E. K. Certe la D. K. devas resti la instanco supera al E. K., sed ĝia rolo ne devus esti konstanta, ĝi nur devus kontroli E. K.-on kaj ĝin eksigi, se ĝi agas kontraŭe al la celo indikita. Ni ne volas pliampleksigi la rajtaron de E. K., sed ni volas modifi la rolon de E. K., por ke ĝi laboru pli utile kaj pli rapide, sub la kontrolo de D. K. kaj ne sub ĝia gvidado praktike neebla. La sperto montris al ni tiun difekton de la maŝino.
La financa raporto citas multe pli grandajn sumojn ol en antaŭa jaro. Ĉefe la semajnigo de nia gazeto kaŭzis tion.
Enspezoj estis: 30535,77 mk. g. Elspezoj „ 30407,40 „ „ Saldo de 1. 7. 24 733,54 „ „ Restas saldotransporto 1. julio 1925 861,91 „ „
Bilanco (la 30. 6. 1925)
Aktiva — mk. g. Kasenhavo la 30. 6. 25 . . . 861,91 Kasenhavo en Paris . . . 277,25 Kasenhavo en Moskvo . . . 800,00 Fremdaj Monspecoj . . . 3099,80 Librostoko kaj Insignoj . . . 12412,50 Debetoroj . . . 1004,00 Oficejmaterialo . . . 300,00 18755,46
Pasiva Al Presejo . . . 1957,74 Simplaj Kreditoroj . . . 441,56 Akcikapitalo malnova . . . 989,00 Akcikapitalo nova . . . 1257,60 Nuna agkapitalo . . . 14109,56 18755,46
La sperto plene montras, ke la diagnozo de la pesimistoj pri la vivkapablo de la semajna gazeto estis erara. Tamen la certigo de la financa vivo de Sennaciulo estas malfacila. Ni kalkulis, ke la reklamfako funkcius. Sed en tiu rilato ni fiaskis. Ni ne ricevis anoncojn. Krome nia tarifo estis fiksita dum pasinta jaro, kaj dume okazis multaj prezaltiĝoj. Tamen ni ne ŝanĝis la prezbazon. Krome la stato de abonantoj tute ne estas kontentiga. Ni momente havas nur 1769 pagantajn abonantojn. Tiu sumo altiĝas ĝis fino de la kvartalo ĝis 2000. Sed tiu nombro estas tute malsufiĉa. Tial varbado kaj denove varbado estas devo de niaj membroj kaj la legantoj.
Koncerne la Jarlibron nia espero ne estas plenumita. En 1925 ni nur havas broŝuretan Jarlibron. Sed la antaŭlasta Jarlibro ŝiris dolorige nian monujon. Sed tiu maldikeco de la nunjara Jarlibro ne signifas, ke la Jarlibro estas senvalora; ja ĝi entenas la adresojn de la SAT-anoj, kaj tio nura estas jam grava utilaĵo en mano de SAT-ano.
La nuna (momenta) stato de membraro estas: 3073.
Ni devas peni, ke SAT sin trudu ekstere ĉe la organizaĵoj proletaj, ĝi devas esti profitdona, produktiva, avantaĝdona aparato. Kaj tion ni atingos plene nur, se la rilatoj inter la membroj fariĝos pli aktivaj, pli oftaj, pli metodaj. Tro multaj SAT-anoj malatentas tiun unuarangan problemon, por penadi nur al sukceso de sia politika plano, al trudo de sia politika tendenco.
— página 4 —
4 — SENNACIULO
Ni rememorigu, ke konforme al la ĝenerala esprimo de la membroj, nia Asocio estas de nun membro de la Internacia Laborista Helpo. ILH taksas ĝuste la valoron de nia aparato kaj scias ĝin utiligi.
Kiel kutime ni invitis diversajn organizaĵojn proletajn, sendi delegiton al tiu ĉi nia Kongreso. Vi mem scias, ke tiu metodo estas fruktodona. Ni memorigas la ekzemplon de k-do. Nathans, kiu estas plene konvinkita, ĉeestinte nian IV-an, ke esperanto estas grava faktoro socia. Neplenumitaj estas la vastaj tutmondaj enketoj, kiujn proponis k-do Mark Starr dum la IV. Kongreso. Pro la sufiĉa pezo de la kuranta laboro, la E. K. ne povis kaj nun ne povas zorgi mem pri tiu tasko, kiel deziris la Kongreso. K-do Mark Starr ne akceptis gvidi tiun fakon, pro manko da tempo. Tiu fakto montras, ke proponantoj estas pli facile renkonteblaj ol plenumantoj. Aliaj proponoj estas ankaŭ tre interesaj kaj subtenindaj, sed necesas ke k-doj prenu sur sin la laboron. La gvidantoj de stariĝindaj fakoj certe trovos helpon ĉe organoj kaj oficuloj de SAT.
La E. K. bedaŭras ke iuj konfliktoj ekiĝis inter SAT-anoj. Unu estis la afero „Dresden«, pli vere «afero Goldstein«, ĉar tiu k-do estas ties animo. Post la Brusela kongreso Goldstein sendis al EK. rezolucion, en kiu estas dirite pri «politikpartia fidisciplino,» kiu decidis en Bruxelles. Ni petis pruvojn de Goldstein, kiujn li ne povis doni. Li riproĉas en diversaj leteroj al ni la mispaŝajn, senpripensajn agojn de iuj SAT-anoj komunistaj. Fine al nia respondletero li ne plu respondis.
Konkludo: Estas klare, ke Goldstein kaj liaj amikoj juĝis la aferon tre kaj nur subjektive, kaj kiam ni postulis pruvojn, faktojn, li konfuziĝis, ĉirkaŭumis, ruzis kaj fine forlasis la batalon. —
La afero «Roth» estas iom komika. Ni jam esploris ĝin en Bruxelles. Sed poste k-do Roth plue rilatis kun ni. Li speciale furiozas kontraŭ la speciala komisiono, kiu en Bruxelles ekzamenis la proponojn antaŭ la debato. Same kiel G. li ne povis subteni siajn asertojn per pruvoj. Li forlasis SAT-on kaj provis, nur parte sukcese, malvarbi kelkajn membrojn.
Fine ni atentigas la membraron pri la fanatikismo politika kiu movigas kelkajn kamaradojn, ĉu anarkistajn, ĉu komunistajn, ĉu socialistajn. Granda estas la danĝero de tiu malsano. Eĉ iuj membroj antaŭ ne longe faris strangan paŝon: pretekstante ke ili ne havas sufiĉe da aero en SAT-domo, ke la aliaj tendencoj sufokas ilin, ke ili volas propagandi sur pli ampleksa kampo, pro tio ili jam decidis fondi apartan organizaĵon ekstere de SAT. Ili pretendas, ke tiu organizaĵo ne konkurencos SAT-on; ni opinias male, ĉar konsidere ke al tiu org-aĵo povos aniĝi iu ajn persono, estas klare, ke baldaŭ la SAT-anoj nombros malplejmulte en tiu org-aĵo, kaj do ili devos subiĝi je la influo de la plimulto. Tiu agad-maniero meritas la plej viglan proteston, riproĉon de la Kongreso.
Kompreneble, ni ne intencas nek rajtas indiki la taskon de ĉiu SAT-ano ekstere de SAT, ĉar ekster SAT, ĉiu membro agas libere; sed almenaŭ ni estus stultaj se, per niaj organoj, per niaj asociaj rimedoj, ni propagandus favore al fondo de tia organizaĵo.
Tiuj Kamaradoj fondis apartan asocion kvazaŭ por protesti kontraŭ la fanatikismo de alia tendenco; sed tion farante, ili ne rimarkas ke ili mem agas plej fanatikisme. Ili vidas nur la celon de la filozofia partio al kiu ili apartenas ekstere de SAT; sed ili forgesas la celon kiu devas unuigi ĉiujn membrojn de SAT; ili forgesas ke ĉies fortoj estas necesaj por atingi tiun komunan celon, tio estas disvastigi ĉien la sennaciismon. Por propagandi sennaciismon, ne necesas porti sur la fronto la «markilon» anarkistan, nek komunistan, nek socialistan, — sufiĉas sin deklari revoluciulo.
Cetere, se en specialaj okazoj, ili volus propagandi la celojn de SAT en sia partio politika, tiucele ili povus fondi fakon el SAT-anoj sampartiaj, kiel jam faris du aliaj tendencoj. Tiu fakiĝo estas utila, kaj faciligas la taskojn specialajn, sed ĝi ne devas iel ajn konkurenci SAT-on.
Tiaj projektoj povas nur perturbi la vivon de nia Asocio, kaj tio senprofite por la skismanoj kiuj certe ne kapablas vivi aparte.
Kiel jam multaj el vi scias, k-do Lanty eksiĝis el la Ekzekutiva Komisiono antaŭ 3 monatoj. La kaŭzo estas, ke lia farto estis tre skuita post kirurgia operacio kaj precipe pro la pezo de la SAT-tasko kiun li elportas depost jaroj.
Per tiu konciza raporto ni provis skizi la vivon de SAT dum la pasinta jaro, kaj ni provis montri la tasketon plenumitan de la E. K. kaj aliaj oficuloj.
Ĉu ni sukcesis en nia penado? Ĉu ni atingis la maksimuman sukceson? Ni mem ne povas juĝi nian propran faron. Permesu al ni nur aserti ke, en ĉiuj niaj agoj, en ĉiuj decidoj, ni celis nur la intereson de nia komuna entrepreno, ni celis ĉiam fari el SAT aparaton por servi al la revolucia laborklaso tutmonda, aparaton por disvastigi, instrui Sennaciismon.
La Ekzekutiva Komisiono — kaj la Administracio — submetas sin al via ekzameno.
Fino de la unua kunsido je la 12a h. tagmeze.
Impresoj el Sovet-Unio
La 15. julio kaj la 16. la sveda delegitaro forveturis de Stockholmo ĝis Reval, per vaporŝipoj «Vasa» kaj „Kalevipveg [?]». Ekkomencis fulmotondri kaj pluvi, sed baldaŭ la suno ree brilis, kaj estis tre bela vetero dum la tuta vojaĝo. La 17. ni haltis en la haveno de Tallinn (Reval). La estonia estraro kaj policanoj faris ĉion, por malhelpi la vojaĝon. Ni devis resti tie dum multaj horoj. Fine ni ricevis rajton vojaĝi. Ho tia lando! Estas videble, ke en Estonio regas la blanka teroro. Ĉie oni vidis preskaŭ nur virinojn laborantajn, ekzemple ĉe forĝejoj, segejoj ktp. En Narva ni ankaŭ devis resti multajn horojn, fine devis la rusa oficisto interveni, kaj ni eniris rusan vagonaron, belegajn vagonojn. Kiam ni alvenis al limon, ni devis halti. Transe de la limo staris rusa muzik-ĥoro kaj ludis la Internacion, junaj leninistoj — pioniroj kaj multaj aliaj staris tie dum tuta nokto kaj atendis nin. Estis bonega kaj kortuŝa humoro. Kiam ni alvenis al Kingisepp, ni ricevis teon kaj buterpanon, tie estis muziko, kantado, parolado kaj hura-krioj. Tie mi por unua fojo renkontis eksterlandan esp. kamaradon, kaj ni interparolis, estis tre interese. Post kelkaj horoj ni veturis al Leningrado. Ĉe la stacidomo atendis multaj homoj por saluti nin bonvene. Kiam la salutparoladoj kaj ĉio alia estis finitaj, ni veturis per tramoj al nia loĝejo Smolni. Kiam mi staris sur la tramo, mi subite ekaŭdis iun demandi, ĉu vi scias paroli Esperanton? Ĉu ĉi tie troviĝas esperantistoj? Mi tuj respondis jese. Estis k-do H. Frank. Ni baldaŭ alvenis al Smolni, ricevis litojn kaj poste manĝaĵojn. Sufiĉe manĝinte, ni vizitis infanhejmon, ripozejon por laboristoj kaj alion. Proksimajn tagojn ni renkontis multajn esperantistojn. Mi neniam antaŭe parolis kun iu esperantisto, sed mi tamen bone komprenis ilin. La trian tagon ni vizitis la «Vintran palacon», la fortikaĵon de Peter-Paŭlo kaj multon alian, kion priskribi estas tro longe. 21. vespere ni veturis el Leningrado ĝis Moskvo. En la urbo Tver mi renkontis proksimume 15 geesperantistojn, ni interparolis, fotografis, kaj mi ricevis florbukedon de la knabinoj. La vagonaro nur haltis ĉirkaŭ dudek minutojn. Baldaŭ ni estis en Moskvo. Ankaŭ tie estis multegaj homoj por saluti nin. En Moskvo ni vizitis fabrikojn diversajn, malsanulejon, «Kreml», la tombon de Lenin kaj multon alian. Tie estis multaj esperantistoj. Ni ankaŭ vizitis ilian kunvenon apud la Ruĝa Placo. La 25. nokte ni ree veturis de Moskvo ĝis Leningrado, de tie al Kingisepp, Narva, Reval kaj fine al Stockholmo. Ĉiuj, socialdemokratoj, sindikalistoj, liberaluloj senpartiaj kaj komunistoj estis tre ĝojaj, ke Sovet-Unio estas forta. Ili ricevis bonegan impreson pri Rusio. Kiel komunisto mi nur volas diri, ke sovetlandaj laboristoj kaj kamparanoj batalis kaj finvenkis kontraŭ multaj malfacilaĵoj. Fine mi volas danki al ĉiuj rusaj kaj estonaj geesperantistoj por ĉio, kion ili faris por ni svedaj esperantistoj. Tutkoregan dankon, gekamaradoj, gefratoj! Vivu Esperanto! Vivu tutmonda laboristaro!
John Nilsson (4057).
Kamaradoj, utiligu praktike Esperanton kaj SAT-servojn!
La 25. julio ni, parto de lokaj SAT-anoj, havis maloftan plezuron renkonti 8 samasocianojn, partoprenantojn de sveda laborista ekskurso, reveninta el Sovetio. Bedaŭrinde la kamaradoj ne antaŭsciigis nin kaj nur dank’ al hazarda surstrata renkonto sukcesis ni veni al la forironta ŝipo kaj trovi la samcelanojn en la 300-persona amaso. La bedaŭro estas des pli granda ke tiutage almenaŭ 3 el ni estus povintaj pasigi tutan tagon kun la alvenintoj kaj gvidi ilin tra la urbo. La epizodo estas pripensinda el propaganda vidpunkto kaj nome:
Rakontante pri siaj vojaĝaj impresoj, svedaj kamaradoj akcentis la avantaĝojn, kiujn kompare kun aliaj ekskursanoj ili spertis en Leningrado kaj Moskvo. Dum ceteraj plene sentis barojn de diverslingveco, niaj SAT-anoj, helpate de sovetiaj samideanoj, ĉie ĝuadis la avantaĝojn de l’ komuna lingvo interkomprenigante kun rusaj kamaradoj kaj ankaŭ kun 2 germanaj esperantistoj, anoj de samtempa laborista delegitaro el Germanio. La pozicio de ambaŭ grupoj estis tiom malsama ke la svedoj, persone spertinte lingvajn malhelpaĵojn, entuziasmiĝis pri esperanto kaj, kiel oni al ni diris, duono da ili esprimis deziron eklerni nian lingvon. La samon certe spertis ankaŭ la centmiloj da Leningradaj kaj Moskvaj gelaboristoj, partoprenintaj la solenan akcepton de l’ ekskurso kaj bonvenigintaj ĝin en siaj fabrikoj kaj kunvenejoj.
— página 5 —
SENNACIULO
En Estonio, kie la ajna renkonto estas malebligita al laboristaro, la amika kunestado de nia kelkopo kun la ruĝstele ornamitaj kamaradoj, certagrade riska pro malagrablajoj flanke de la polico, ankaŭ ne restis nerimarkita de l’ ekskursanaro. Tamen pli-malpli ara organizita promeno kun ekskursintoj tra la urbo estas ankoraŭ pli efika pruvo pri utileco de nia afero.
Nun la ekskursanoj estas jam delonge rehejmiĝintaj kaj estas tasko de niaj svedaj kamaradoj ke ili ne forgesu pri sia deziro ekstudi Esperanton. Kaj ŝajnas al mi ke se ni volas plisukcesigi nian movadon per praktika per-SAT-laboro, ni devas priatenti ankaŭ la lab-istajn ekskursojn ĝenerale kaj tiujn en Sovetion precipe. Estas tre dezirinda persona partopreno de l’ esperantistoj, sed partopreno nepre organizita kun plena eluzo de l’ serv-aparato de SAT. La konstante plioftiĝantaj renkontoj de diverslingvaj laboristoj kaj la nevenkeblaj lingvobaroj, starantaj antaŭ la laboristaro sur ĝia vojo al efektiva, intima unuiĝo, devigas la SAT-anojn streĉi ĉiujn fortojn kaj bonuzi ĉian okazon por pruvi al la skeptikuloj kaj laikoj ke la tutmonda proletariaro posedas jam potencajn batalilojn kontraŭ la ĝin disiganta malsamlingveco, kies nomoj estas — internacia lingvo esperanto kaj Sennacieca Asocio Tutmonda, praktike utiliganta tiun por klasaj celoj de l’ tutmonda laboristaro!
R. Lorentson (1929).
Nova vasalo de Usono
Same, kiel Francio, Italio estas unu el la landoj, kiuj plej akute sentadas premon de usonaj kreditoroj: Same, kiel Francio, Italio ĝis nun nenion faris por amortizadi siajn ŝuldojn, evitante konkretan respondon al Usono, malgraŭ ties insistaj rememorigoj, kaj ĉiam defendante la saman opinion, ke la pagado por ŝuldoj nun estas malebla por Italio.
La problemo de ŝuldoj, pagendaj de Italio al Usono, pli ol unu fojon estis la objekto de daŭraj traktadoj inter ambaŭ landoj, kvankam la postulemo de Usono rilate al Italio neniam estis tiom energia kiom rilate al Francio.
Tamen lastatempe, kiam Usono komencis ĝeneralan atakon kontraŭ siaj eŭropaj ŝuldantoj, itala registaro estis devigita plej serioze konsideri la postulojn de sia potenca kreditoro. La pozicio de Italio nun estas malpli fortika ol iam antaŭe. Post malvenko de itala proletaro, sklavigita per faŝista diktaturo, itala kapitalismo ĝis nun havis la staton de relativa stabileco. Ĉiuj brancoj de l’ industrio, kompare al alilandaj industrioj, atingis altan gradon de postmilita disvolviĝo. La komerco kun eksterlando pligrandiĝis dank’ al eksporto de maŝinkonstrua kaj teksa produktaro. Pli forte premanta la popolon impost-aparato elpumpadis sufiĉe da enspezoj por ŝtata kaso kaj ebligis por iom da tempo preskaŭ neniigi buĝetan deficiton kaj eĉ amortizi iom da enlandaj pruntoj. Pro tio banka emisado en Italio estis haltinta senŝanĝe ĉe certa nivelo kaj la kurzo de liro, bazata per kreditaj institutoj sur funta parito ¹), restis relative stabila.
Ĉio ĉi estis obtenita per «afera» politiko de faŝista registaro, kiu uzis ĉiujn rimedojn por neniigi ĉiun provon de laboristaj kaj agristaj masoj defendi siajn interesojn.
Sed tiu ĉi politiko de subpremado kaj administra arbitro neeviteble kreskigis ribelemon de laboristaro kaj protestemon de ĉiuj sociaj grupoj, kiuj ne faras senperan apogon por la registaro kaj ne partoprenas en administra aparato de la ŝtato.
Tio ĉi kreis malstabilan situacion, kiu povas ŝanĝiĝi kun ĉiu nova paŝo de registara politiko kaj ĉiu nova simptomo pri aliproporcio de sociaj fortoj, ĉiu nova indiko de l’ socia barometro estis okazigantaj gravajn postsekvojn en financa vivo de la lando. Nature, ankaŭ la valuto, malgraŭ sufiĉe bona stato de l’ enlanda ekonomio, reflektis per kurzŝanĝoj ĉiujn nuancojn de socialpolitika konjunkturo de Italio.
Per tio ĉi estas komprenigeblaj tiuj pli malpli grandaj ŝangoj de kurzo de itala liro, kiuj estas konstateblaj de antaŭ unu jaro. Malgraŭ ĉiuj penoj la registaro de Mussolini dume ne povas ŝanĝi la situacion, kiu ĉiam minacas al stabileco de itala valuto kaj la liro de post aprilo 1925 havas pli fortajn skuojn ĉe internaciaj borsoj. Samtempe oni konstatis gravan pligrandiĝon de pasivo en komerca bilanco. En marto de nuna jaro la pasivo atingis 1 100 miln. da liroj anstataŭ 300 miln. da liroj por la sama monato en 1924.
Malgraŭ ĉiam pligranda eksportado de l’ industriaĵoj, tiu ĉi ega pasiveco de l’ bilanco estis kaŭzita per malbona rikolto en pasinta jaro kaj ursa servo de nuna itala registaro, kiu devus importi por la lando mankantan kvanton da tritiko. La akaparado de importenda greno okazis malfrue, kiam la prezoj plialtiĝis; «afera» registaro, pro politikaj tendencoj, ne pligrandigis en sufiĉa grado importon de greno el Sovet-Unio, kaj la fina rezultato estis tiu, kiu karakterizas ĉiun malbonan aferiston.
La aĉetkosto de grenimportaĵoj konsistigis sumon de 4,5—5 miliardoj da liroj kiu fariĝis la plej grava kaŭzo, pligrandiginta la pasivecon de itala komerca bilanco. La kurzo de l’ liro, kiu en fino de 1924 atingis 23% de sia antaŭmilita nivelo, nun komencis rapide malaltiĝi.
En januaro 1925 unu svisa franko ĉe italaj borsoj estis kotizata laŭ ekvivalento 4,65 lir., en februaro — 4,69, en marto — 4,73, en majo 4,80, — tio estas, ke la liro kurzfalis ĝis 20% de sia antaŭmilita nivelo.
Rilate al ŝtata buĝeto valutaj fenomenoj promesas nenian gravan ŝangon. La registaro oficiale deklaris, ke en tiu ĉi jaro ĝi havos sendeficitan buĝeton kaj en la sekvonta oni atendas plion da enspezoj. La kreditigo de l’ emisanta banko al ŝtata kaso konsistigos la saman sumon de 6,9 mild. da liroj kaj la kreditatestoj de ŝtata kaso, emisitaj por cirkulado dum mallonga periodo je sumo de 2,3 mild. liroj, nun konsistigas nur 2,1 mild. liroj.
Malgraŭ tiuj ĉi bonatestaj ciferoj kaj registaraj deklaroj pri belaj perspektivoj de l’ buĝeto, la politika reĝimo de Mussolini ne povas firmigi la konfidon de l’ eksterlandaj financistoj kaj en tiu ĉi fakto kuŝas la fundamenta kaŭzo de valuta malforteco en Italio.
La plej bela pruvo de tio estas la plej klarkaraktera konduto de italaj kreditoroj.
Dum la sama periodo, kiam la fianca situacio de Italio estis plej malbona Usono en la plej sentebla maniero rememorigis al itala registaro pri pagendo de militaj ŝuldoj, same kiel tio estis farita rilate al la aliaj eŭropaj landoj. Sub influo de usonaj postuloj kaj pro realigado de aliaj eŭropaj valutoj, suferantaj pro militaj ŝuldoj, la kurzo de itala liro malaltiĝis plej rimarkeble kaj la financa konjunkturo atestis pri tendenco al plua kurzfalado.
En tiuj kondiĉoj, por haltigi riskoplenan kurzfalon de itala valuto, la nuna registaro trovis nenian rimedon krom serĉi la helpon en Usono mem, — malgraŭ evidenta malprofito kaj politika danĝero de tiu ĉi paŝo, minacanta al ekonomia sendependeco de la lando per siaj postsekvoj.
En majo la ĵurnaloj komunikis pri tio, ke laŭ «propra iniciativo» Italio komencis trakti kun Usono pri amortiza plano de siaj ŝuldoj. Tiam neniaj detaloj de tiu sekreta traktado estis sciigitaj de ĵurnaloj; estis konataj nek konkretaj planoj de Italio, nek afableco de tiu akcepto, kiun ili renkontis en Usono. Tute neatendita estis en junio la deklaro de itala ministro por financoj en parlamento, ke banko de P. Morgan disponigis al Italio novan krediton por sumo de 50 miln. dol. Tiu ĉi kredito, — nedubebla rezulto de ital-usonaj traktadoj, — atestas pri tio, ke usona bankistaro, sub gvidado de P. Morgan, ricevis nun pli konkretajn kaj realigeblajn garantiojn por amortizado de militaj ŝuldoj.
Se oni konsideros, ke samtempe Belgio oficiale informis pri sia intenco en proksima tempo komenci la traktadon pri siaj militaj ŝuldoj, oni konstatos nekontesteblan fakton, ke ruiniĝis la tuta koalico de eŭropaj nepagantoj, kiuj ĝis nun unuecfronte kontraŭstaris al Usono, kiel sia plej forta kreditoro. La situacio de Francio fariĝas ekstreme danĝera kaj malfacila, ĉar kiel sola lando ĝi ne povas rezisti kontraŭ postuloj de Usono eĉ tiom malforte, kiom ĝi povis tion fari antaŭ nun.
La nova prunto, disponigita al Italio de Morgan, sendube estos destinita por stabiligo de suferanta valuto; ĝi estos tiu rezervo por financaj manovroj per kies helpo itala registaro evitigos la pluan kurzfalon de liro kaj penos krei firman bazon por la valuto. Kiel simptomo de
¹) t. e. monbazo de l’ valuto itala estis angla funto kaj laŭ ties kurzo variis la kurzo de itala liro.
— página 6 —
SENNACIULO
tio, ke ital-usona traktado rezultigas por usona kapitalo la deziratajn garantiojn, la kredito de Morgan samtempe atestas pri forta tendenco de Usono por konkeri gravan pozicion sur eŭropa kontinento. En historia evoluo de Italio nun komenciĝis nova epoko, kiam financa kapitalo de Usono trapenetros la tutan ekonomion de la lando. Iom post iom ĉirkaŭ Italio densiĝos aranea reto de proŝuldaj garantioj por Usono kaj neevitebla venos tiu decidiga momento, kiam fakte evidenta kaj neplu kontestebla vasaleco de Italio je Usono estos oficiale konstatita fakto. Tiam fianca dio de nuna postmilita epoko P. Morgan proponos nerifuzeblan planon de Dawes por Italio, kaj tio estos la lasta limo, kiu finigos la nunan malrapidan paŝadon de itala registaro sur la vojo al kapitulaco.
N. Krassovski.
Malbona situacio de la laboristaro en Ĉekoslovakio
Ekonomia situacio de Ĉekoslovakio estas vere malĝoja. Per malkapabla mastrumado kaj tarifpolitiko mankas merkatoj, kien la industrio enlanda povus siajn produktojn eksporti. Plej bone oni vidas tion ĉe la karbindustrio. Kiam en jaro 1913 oni eksportis eksterlanden 12 900 tunojn da karbo, hodiaŭ oni eksportas nur 5 214 tunojn. Germanion oni eksportis en j. 1913 7 800 000 t., hodiaŭ apenaŭ 2 461 000 aŭ 67 proc. da malpliiĝo. Eksporto en Aŭstrion malaltiĝis ankaŭ je 60 proc. Lastatempe ĉekoslovaka registaro estis farinta kun Polio komerckontrakton, permesanta en Ĉekoslovakion importi el Polio 70 000 g pomonate.
Precipe karbo pola fariĝas granda konkuranto por karbo ĉekoslovaka kaj danĝero por ministoj ĉekoslovakaj. Eĉ se registaro ĉekoslovaka neniigus entute karbkontribuojn, fervojtarifojn kaj aliajn impostojn ŝarĝantajn la karbon, kiuj estas pli altaj je 33—45 proc. ol en Aŭstrio aŭ Germanio, Ĉekoslovakio ne estus kapabla konkuri kun karbo germana kaj pola. Kelke da ciferoj klarigos al ni tion.
En Supra Silezio (parto pola) dum januaro 1924 produktiveco po kapo kaj tago faras 0,594 tunojn aŭ 49, 42 proc. de jaro 1923.
En novembro 1924 ĝi altiĝis ĝis 0,898 tunoj aŭ 74,71 proc. de jaro 1913.
En januaro 1924 nombro da laboristaro en Supra Silezio estis 149 331.
Dume en novembro 1924 nur 98 517, kio signifas, ke estas maldungitaj pli ol 50 000 laboristoj.
Ĝenerala produktado de karbo estis en januaro 1924 — 2 192 239 tunoj, kaj en novembro 1924 — 2 310 463, kio signifas, ke ĉe plimalgrandigita nombro je 50 000 laboristoj 118 000 tunoj pli.
El tio evidentiĝas, ke malgraŭ maldungo de 50 000 laboristoj (ĉirkaŭ 33 proc.) produktiveco de laboristo altiĝis de 6,00 g ĝis 9,00 g potage aŭ 33 proc. Pro tiuj kaŭzoj kostas karbo pola po 1 g 3—5 Kĉ (laŭ kvalito), dume ĉekoslovaka karbo po 1 g 20 Kĉ.
Nepovante konkuri kun karbo alilanda karbobaronoj uzis ĉiujn fortojn por malaltigi salajron de la laboristoj kaj nuligi iliajn postrevoluciajn atingaĵojn. Kiajn oferojn donis laboristaro, ke karbo estu pli malmultekosta (konkurpova) ni vidas el tio, ke kvankam salajro de laboristoj okupitaj en karbindustrio falis nunjare rilate al jaro 1921 de 40 proc. ĝis 50 proc., produktado de karbo altiĝis je 22 proc. Krom tio prezoj de la produktado falis de jaro 1921 ĝis 1924 je 50—60 proc., kaj tiutempe 16 000 laboristoj estis maldungitaj. Al tio ĉi venas ankoraŭ ĝenerala multekosteco de vivnecesaĵoj kaŭzita per altaj limimpostoj. Cifero 800—900 lezoj¹), el tio 100—200 tre gravaj kaj kelke da mortigaj en unu karbregiono Ostrava-Karvina pomonate, atestas pri ne sufiĉa protekt-prizorgo kontraŭ la akcidentoj. Karbproduktado estas tiel limigita, ke ministoj laboras po 5, 4, eĉ 3 tagoj, semajne. Pro la plej malgravaj peketoj laboristoj estas maldungitaj kaj anstataŭ ili oni dungas laboristojn indiferentajn neorganizitajn, kiujn oni uzas kontraŭ klaskonscia laboristaro. Famekonataj en tiu rilato estas entreprenistoj en Ostrava-Karvina, la plej riĉa karbregiono de Ĉekoslovakio. Preskaŭ en ĉiuj minejoj, koaksofabrikoj, metalfabrikoj k. a. ekzistas tiel nomataj firmoj (t. e. unu entreprena homo ricevanta grandajn profitojn de la administracio de fabriko pro sia fifidela servo) okupantaj plej parte la samajn laboristojn kiuj ĝuste en tiu ĉi fabriko laboris. Tiel ekzemple okazas, ke laboristoj laborintaj en iu fabriko, estante elĵetitaj de la sensentaj labordonantoj sur la pavimon, petas laboron ĉe menciitaj firmoj, kiuj dungas ilin nur kiel taglaboristoj, kaj ricevinte laboron laboras en la sama laboro kiel antaŭe, sed sub la plej mizeraj kondiĉoj. Ili ricevas unuecan salajron de proksimume 20 kĉ (en fabrikoj 25—40 kĉ) sen konsidero pri aĝo kaj laboro, kiu apenaŭ sufiĉas por unu homo. Ili ne ĝuas ĉiujn plibonigojn kiel laboristoj organizitaj, ekz. donackvoton da karbo, pagitajn forpermesojn, aldonpagojn por infanoj, por festtagoj, dimanĉoj, akuŝpremiojn kaj multon alian. Laborante tro ofte 12, 14, eĉ 16 horojn potage, ili signifas por organizita laboristaro gravan danĝeron, precipe dum striko.
Interne en lando regas granda loĝejmizero. Dekmiloj da familioj premiĝas po du eĉ tri familioj en unu ĉambro, dum la riĉuloj kaj personoj influaj libere uzas komfortan loĝejon 4—5 ĉambran. En periferioj de Praha staras 400 fervojvagonoj en kiuj loĝas malriĉaj homoj. Sed ne imagu, ke ĉiu homo posedas unu vagonon, sed en tiuj ĉi 400 malpuraj, nehigienaj vagonoj estas kondamnitaj por vivi 1400 mizeruloj. La afero estas des pli terura, ke inter ili oni kalkulas ĉirkaŭ 600 infanojn, kaj centoj da naskitoj nomas vagonojn siaj naskiĝejoj. Eble vi pensas, ke loĝado en tiuj ĉi vagonoj estas senpaga? Sed vi eraras. 300 kĉ. oni devas pagi da luprezo pojare.
Impostejoj ŝarĝas civitanojn per grandaj salajrokontribuoj de 500 ĝis 3000 kĉ kaj ordonas pagi ĝin por jaroj 1921/22/23. Eble en neniu ŝtato oni postulas impostojn por jaroj pasintaj, despli, ke ĉekoslovakaj impostejoj ne postulis ĝin en menciitaj jaroj, kiam la salajro estas sufiĉa por dece vivi kaj oni ne aŭdis pri senlaboreco. Plenajn tri aŭ kvin monatojn devus laboristo diligente labori, por ke li povu pagi postulatan kontribuon, uzante eĉ ne unu moneron por la aliaj aĵoj. Dank’ al zorgo de laboristaj deputitoj kaj organizaĵoj, la kontribuo estas iom malaltigita kaj pagebla poparte. Dum ŝtato prirabas tiamaniere popolon, ĝi fervore zorgas pri la plibeligo de soldatuniformoj per oraj kaj arĝentaj bagatelaĵoj, kiuj kostas milionojn da kĉ.
Dezirinte liberiĝi de netolerebla situacio premeganta laboristojn, tiuj lastaj ofte defendas sin kontraŭ atakemo de la kapitalistoj pere de strikmovadoj, sed bedaŭrinde ĉiam senrezulte pro politikaj antagonismoj. Tiele estis finita striko de 40 000 ministoj en Ostrava-Karvina regiono eksplodinta 30. marto de nuna jaro, kies rezulto estas (vidu S-ulo n-o 35):
4 mortpafitoj dum mitingo en Orlova (inter ili suĉinfano);
8000 maldungitaj laboristoj;
Malprofito de ĉirkaŭ 6 000 000 kĉ da salajro por pagitaj forpermesoj (Entreprenistoj konsideris strikon kiel neoficiala, kaj pro tio strikantoj perdis forpermesojn).
Malprofito de la salajro por unu semajno;
Ĝenerala indiferenteco kaj malamikeco inter laboristaro kontraŭ ĉiuj laboristaj organizaĵoj, ĉar ili estis konvinkitaj, ke tie temas nur pri batalo inter du laboristaj partioj pri hegemonio de unu partio super la alia.
Pro la tuta striko suferas plejmulte laboristoj polaj, kiuj dum dekjaroj ĉi tie vivis kaj laboregis kaj nun estas elĵetitaj kiel alilanduloj sen iu ajn rekompenco amase el la laboro kaj kondamnitaj por malsati kun siaj familioj, despli, ke en Ĉekoslovakio pro senlaboreco laboron ili ne trovos, kaj en Polio oni ilin afable ne akceptos timante ilin kiel ruĝaj diabloj kaj sendiuloj. Amase do elmigras senlaboruloj Francion por nova suferado.
Antaŭ monato estis per malvenko finita en Nord-Bohemio striko de 12 000 metallaboristoj daŭrinta 10 semajnojn kaj gvidata de «Germana Asocio de metallaboristoj». Kaŭzo de malvenko estis „Nacia asocio de germanaj laboristoj» (Hakenkreuzler). Fine de monato julio labordonantoj el Ostrava-Karvina-regiono maldungos denove ĉirkaŭ 3000 laboristojn. Kaj laboristaro estas senpova.
Malvenkaj strikoj estu por klaskonscia laboristaro averta signo, ke ĝi ĉesu jam
¹) difektoj. — Red.
— página 7 —
SENNACIULO
reciprokan interbataladon politikan kaj ke ĝi kreu veran profesian unuecfronton de la laboristaro, sen konsidero pri politika, nacia kaj religia konvinkoj kontraŭ komuna internacia malamiko — kapitalismo — kaj nur tiam liberiĝintaj dungitoj povos festi sian venkon.
Josefo Sedzimir. Mar. Hory.
El la Vivo kaj Scienco
«Vivante mortigita»
El Usono informas nin kamarado, ke la rakonto presita en n-o 36 sub titolo «Vivante mortigita» laŭ rusa gazeto ne estas verfakta en la detaloj. Ni ĉi-sube korektas la koncernajn punktojn, por restarigi la veron. Red.
- Katastrofo ne okazis en «ŝakto», sed en natura, subtera galerio. 2) Flojd ne estis «superŝutita» de teraĵo, sed kaptita per ŝtono (ne «trabo») metiĝanta sur unu kruron. 3) Ŝaktistoj tute ne aŭ preskaŭ neniam «havas ĉe la brusto radio-aparaton». Vere, oni alportis tra la galerio al Flojd kaptita elektran lampon, kaj per radio sur tersupraĵo aŭskultis la korbatojn. Tute ne troviĝis «akvo» en la «ŝakto», nek oni uzis «akvopumpilon», ktp.
La faktoj estas: Flojd estis bapta nomo de Flojd Collins. Lia patro (ne «minejposedanto») loĝis kun siaj filoj en kalkŝtona regiono apude al subtera kavejo — kiaj ofte troviĝas en kalkŝtonaj regionoj, ĉar la akvoj rapidaj, depost antikvaj epokoj, solvas kaj skulptas subterajn vojojn. La familio alkutimiĝis al esploroj kaj volis gajni iom da mono kiel gvidistoj al granda kavejo. Ili kaj precipe Flojd Collins revis pri riĉeco, kiam multaj vizitantoj venos viziti ilian kavejon. La tuta familio deziris kaŝi la sekreton de enirejo al kavejo. Oni malpermesis multenombran viziton de sensaciemaj aŭtomobilistoj, ĉar tiuj nur malhelpus la savon kaj eble ankoraŭ pli skuus la moveman teron. Komence la familio atendis baldaŭan savon de Flojd kaj eble pli zorgis pri la sekreto de la kavejo, ol pri spertaj elfosantoj, kiuj eble estiĝos rivaloj por posedo de kavejo. La prokrastkulpo de la patro de Flojd kaj la akuzo ke li kolektis monon de rigardantoj, estas dubindaj, se ne tute aldonitaj fabeloj. N. W. F.
Kontraŭ la sendiuloj!
En Limburg (nederl. provinco kun grandparte katolika loĝantaro) oni komencis agitadon kontraŭ la ateistoj (ruĝuloj). Okazis demonstracio, en kiu la katolikaj pastroj alvokis la popolon al batalo kontraŭ la senreligiecon kaj la senreligiulojn. «Limburgo por la katolikoj kaj for la ruĝulojn!»
Semajnon poste okazis en la urbeto Brunsum pro la okazontaj parlamentelektoj propaganda kunveno de soc.-demokratoj kaj samtempe propaganda rondirado tra la urbo de la katolikoj. Grupeto da personoj kun ruĝaj flagoj ktp. biciklantaj al la kunvenejo estis ĉirkaŭataj de la katolikoj kaj ne povis plueniri. Okazis interbatalo. El la soc.-demokratoj estis 2 personoj grave kaj kelkaj aliaj malpli grave vunditaj.
Jen la kristana toleremo! 670
Vivo kaj sano de laboristoj
Ne kredu, ke mi deziras sub tiu rubriko paroli pri freŝa aero, pri ekskursoj, banlokoj ktp. Ni ĉiuj scias, ke ni bezonas tiujn. Mi ankaŭ ne parolos pri la ekstera zorgado de la korpo, pureco kaj similaj aferoj, ĉar tio estas tre, eĉ tro, multe instruata en la lernejoj, per gazetoj kaj libroj. Ne, mi deziras paroli pri afero multe pli grava sed kies gravecon oni ĝenerale malpli multe taksas ol ĝi meritas. Ĉar la riĉuloj malsaniĝas kaj mortas tiel ofte kiel la malriĉuloj, kvankam ili havas monon por vojaĝi kaj spiri freŝan aeron, iri al landoj kun bona klimato, al banlokoj ktp. (? Red.)
Spite la lerteco de la nuntempaj medicinistoj, spite nia tiel nomita «alta civilizacio» la homaro suferas nuntempe eĉ pro multaj malsanoj tute nekonitaj de sovaĝaj necivilizitaj popoloj. La plej teruraj malsanoj, ekz. la kancero, la sifiliso, la ftizo, estas karakterizaj por nia civilizacio.
La plej granda danĝero por la sano estas nuntempe la nenatura manĝaĵo. Ni havas blankan panon nenutran — ĉar la brano apartigita de la faruno por fari ĝin blanka estas plej valora nutraĵo. — Ni havas blankan poluritan rizon, blankan sukeron, senigitan de ĉiuj mineraloj enhavataj en la kano aŭ la rapo, el kiu ĝi estas farata. Krom tio ni manĝas tro multe da viando, lakto, fromaĝo, ovoj, manĝaĵoj kiuj enhavas tro altan procenton da proteinoj, tro malaltan da mineraloj, vitaminoj, celulozo. La manko de la lastnomita substanco kaŭzas teruran mallakson, kiu estas la komenco de ĉiuj aliaj malsanoj. La plej ĝenerala sekvo de mallakso estas apendicito, per kiu mortas tre multaj junuloj. La apendicituloj, kiuj ne mortas, perdas la apendicon, gravan organon necesan por la bona kaj regula funkciado de la defekada aparato. Post la apendica operacio la kuracito suferas je mallakso pli ol antaŭe kaj serĉas kuracilojn en la apotekoj. Sed tiuj kuraciloj estas ĝenerale venenoj, kiuj malrapide sed tute certe ruinigas la korpon produktante aliajn malsanojn: kataron, pneŭmonion, kanceron, k. a.
Estas ĝenerale disvastigita opinio, ke la laboristo malsana ricevas tro malmulte da nutraĵo. Nenio povas esti pli malvera. Li ricevas tro multe el la ĉefaj nutraĵoj, t. e. karbohidratoj, sukero, aŭ grasoj, aŭ el ĉiuj tri, kvankam li ĝenerale ricevas tro malmulte da mineraloj, vitaminoj, celulozo. Vi ne kredu, ke vi bezonas viandon, lakton, ovojn, fromaĝon. Tute ne. Mi mem ne manĝis iun el la ĵus nomitaj manĝaĵoj dum la lastaj tri jaroj, kaj viandon mi ne manĝis dum la lastaj dek sep jaroj. Kaj mi estas pli sana nun ol iam antaŭe kaj laboras 15 horojn ĉiutage (ankaŭ dimanĉe). Naŭ horojn mi laboras en meblofabriko, ses horojn en la hejmo verkante, tradukante, studante. Miaj konatoj diras, ke mi malsaniĝos kaj mortos tre baldaŭ, ĉar mi tro multe laboras, ĉar mi ne eliras por spiri freŝan aeron, ĉar mi ne manĝas viandon, kaj alian laŭ ili nutrantegajn manĝaĵojn. Sed mi ne atentas iliajn amikajn admonojn: mi manĝas trankvile miajn fruktojn kaj verdaĵojn kaj daŭrigas laborante. Kaj mi daŭrigos tiel almenaŭ cent jarojn plu, kompreneble kun la diferenco kiun kaŭzas al ni la evoluo socia dum tiu tempo. Ha jes, mi memoras: mi ne povas malhelpi, ke min eble mortigos iu stratakcidento aŭ kolera kuracisto en embusko, sed mi povas malhelpi, ke la manĝajo kiun mi mem elektas kaj manĝas malsanigu min.
Mi avertas al vi, ĉiuj laboristoj, ke la ordinaraj kuracistoj ne rekomendos al vi sekvi mian ekzemplon. Kial? Ĉar tio forprenus de ili la vivrimedojn. La kuracistoj ne gajnas monon en komunumo de sanuloj: tial estas necese por ili studi la plej bonajn rimedojn por konservi vin kiel eble plej malsanaj, tamen konservante vin vivaj dum vi ankoraŭ estas pagkapablaj.
La laborista movado perdas multajn el siaj plej bonaj laborantoj mezaĝaj kaj eĉ junaj. Tio estas tute nenecesa. Ili povas vivi almenaŭ ĝis la centa jaro kaj esti aktivaj fortoj en nia brava civiliziga, liberiga armeo. Necesas nur studi racie la fiziologian sciencon veran, ne la trotrudeman, falsasciencan blagon de medikamentvendistoj kaj ties agentoj.
Se la legantoj de S. interesiĝas pri tiu demando, mi estas preta doni en venontaj artikoloj pli detalajn kaj precizajn klarigojn pri la reformoj plej necesaj en la vivo de laboristoj. Karl Fröding.
Esperanto kaj I. F. T. U.
Notinda artikolo aperis en la oficiala organo de la I. F. T. U. (Amsterdam) La Internacia Laborist-Sindikata Revuo) n-o 2, vol. V). La verkisto H. Dubreuil (Parizo) multe laŭdis la penojn de la Esperantistoj fordetrui «la ĥaoson de lingvoj». Sed, laŭ li, la praktikebla paŝo nun estas ke la franco, la germano kaj la brito reciproke lernu siajn lingvojn. Sume liaj ĉefpunktoj estas: 1. Lingvo estas la animo de la nacio kaj nur per akiro de naciaj lingvoj — ne per «neperfekta artefarita helplingvo» oni povos enpenetri plene la idealaron ktp. de alia nacio. 2. Britio, Germanio kaj Francio plej gravas en la mondo, tial oni sisteme instruu al sindikatestroj kaj aliaj tiujn tri lingvojn.
Ni ĝojas ke nia k-do konstatis la problemon kvankam ni ne konsentas je lia solvo. Li ne forgesu ke la animo naskiĝas kaj kreskas. Ne nacia sed internacia estas la animo kulturita de la I. F. T. U. Internacie ekspluatataj kaj organizitaj, la laboristoj fine forlasos la nacian vidpunkton. Ili ĉefe ne komprenu la malnovan sed starigu novan kulturon. Mondlingvo baziĝas sur interdependeco ekonomia, en necesa mondsolidareco laborista. Ne eble enpenetri la «animon» de 400 aŭ eĉ 3 popoloj, ĉar mallonga la vivo kaj longa la lingva studado.
Pri 2: Ĉu li forgesis pri Rusio kaj la vekiĝanta Oriento? La anoj (16 milionoj) de la I. F. T. U. mem loĝas ne en 3 sed
— página 8 —
SENNACIULO
23 diversaj landoj. La burĝa «Pakto» volas kunigi Germanion, Francion kaj Brition kontraŭ Azion sed, danĝerego kuŝas en tia propono.
Plue eĉ la estroj lingvistaj de laborist-sindikatoj ne perfekte scipovas la lingvon de unu el la tri «elektitaj popoloj». Ju pli la sindikatoj evoluas, des pli necesas sendi al kongresoj la fidatajn estrojn kaj la anojn kiuj plej bone komprenas, ne multajn lingvojn, sed la ĉiutagajn problemojn kaj sperton de la laboristoj. Tiaj ne havas la tempon studadi lingvojn. Ili preferas la neŭtralan lingvon — artefaritan, jes simile al ĉio kio diferencigas nin de la besto! Satanoj, se via sindikato aliĝis al la I. F. T. U. — proponu per ĝi ke la I. F. T. U.: 1. Korespondu per Esp. 2. Enpresu notojn en la oficiala Revuo en kaj pri Esp. 3. Uzu Esp. en sia Internacia Somer-Lernejo. 4. Anoncu ke post ekz, 2 jaroj ĉiu delegoto al Konferenco devos scipovi la internacian lingvon. Tiel Esp. servos la proletaron. 488.
TRA LA KLASBATALO
En la minoj de la Ruhr-teritorio multaj laboristoj kaj oficistoj estas maldungitaj pro «labormanko».
La germanaj konstrulaboristoj malakceptis la decidjuĝon de la regna ministro kaj daŭrigas la strikon.
En Ŝanĥajo strikas 2000 poŝtoficistoj.
La Soveta registaro disponigos 10 mil. dol. por la konstruo de 31 vaporŝipoj por nova komerca ŝiparo.
La 16. 8. okazis en Berlin Kongreso de ILH. por Ĉinio, kiu estis bone vizitita de reprezentantoj el ĉiuj eŭropaj landoj kaj Usono. La kongreso varbis por masagado interhelpa por ĉina proletaro kaj alvokis la Amsterdaman Sindikatan Internacion por kunhelpo.
Internacia Transportlaborista Federacio kaj Esperanto
En la lasta Informilo (aŭgusto) de I. T. F. ni legas sub sciigoj de la sekretariejo la jenon:
Post abunda diskutado estis decidite, ankoraŭ plue en la Informilo disponigi unu kolonon por la propagando de la mondhelplingvo Esperanto kaj eksperimente publikigi lecionon el la kurslibro. La organizaĵoj poste estos demanditaj pri sia opinio pri tio kaj estos petataj ĉe daŭrigota publikigo de l’ kurso la asociaj gazetoj, transpreni tiun en siajn organojn. —
Ni gratulas la I. T. F. pro tiu ĉi kuraĝa kaj pionira decido kaj nur esperas, ke aliaj organizaĵoj baldaŭ imitos ĝian ekzemplon!
Internacia Esperanto-Sportularo Laborista (I. E. Sp. L.)
Pro profesiaj kaŭzoj kaj loĝoŝanĝo k-do Ad. Wendt estis devigata dum nia lasta kunsido okaze de la Olimpio senigi sin de kelkaj laboroj kaj oficoj: Oni bonvolu atenti jenajn informojn: Oficos depost 15. sept. 1925 kiel Ĝenerala sekretario: K-do Rudolf Winkler, Leipzig, Kantstr. 53 I. II.
Administra sekretario: Osk. Schröter, Leipzig-Stötteritz, Papiermühlstr. 10 a.
Redaktoro de «Laborista Sporto: K-do Adolf Wendt, Meyenburg (Prignitz) Wallstr. 3.
Informservo de «I. E. Sp. L.»: K-do Willy Mersiovsky, Leipzig-Schönefeld, Lazarusstr. 4.
N-o 9 de Laborista Sporto aperos ĝis 15. sept.
Por «I. E. Sp. L.» Adolf Wendt.
KORESPONDADO
TARIFO
Korespondado: Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon.
Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.
MALLONGIGOJ: L = letero. PK = poŝtkarto. PI = poŝtkartoj ilustritaj. PM = poŝtmarkoj. bfl = poŝtmarko sur bildflanko. k.ĉ.l. = kun ĉiuj landoj. esp.aĵo = esperantaĵo.
Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
Aŭstrio
— 3 k-doj. dez. koresp. PK., PI. k. ĉ. l. precipe kun Sovetio, Anglio k. Italio. Adr.: K-do Hans Bichler, Marktl i. Traisental.
Britio
— K-do J. Glaser, 25, Wellclose, Squ, E. I. London, dez. ĉ. temoj k. ĉ. l.
Francio
— Gek-doj. kiuj intencas interrilati pri komunismo k. anarkismo skribu tuj al K-do Eisbrenner, Centro de Estudios Sociales, 86 Cours Lafayette, Lyon, III.
— K-do D. Mathis, 74 rue Ziegelau, Strasbourg-Ndrf., dez. koresp. PI., PK. k. ĉ. l.
Germanio
— K-do W. Hoyer, Fabrikstr. 28, Altenburg i. Th. dez. koresp. k. interŝ. PM., certe resp.
— K-do August Müller, Bärenschanzstr. 81, III. Nürnberg, dez. koresp. k. ĉ. l. precipe kun rusoj, bulgaroj, hispanoj k. portugaloj pri anarĥismo k. precipe pri la movado de la rusa Machnowtschina en la jaroj 1918—1921. Resp. garantias. 20 gelernantoj dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l., resp. garantiata. Adreso: Fritz Köllner, Blumenaŭ N-o 23 Post Tannhausen, Kr. Waldenburg i. Schles.
— K-do W. Engler, Postamt, Crimmitschau i. S. dez. koresp. L., PK., PI. bfl. k. ĉ. l. Certe resp.
«Adresŝanĝo»: K-do Léon Bergiers, Bredestr. «Volkshaus», Crefeld i. Rhld. (antaŭe, La Hulpe).
— K-do Herbert Sonne, Helenenstr. 3, Limbach i. S., dez. raportojn pri div. temoj, (ŝakludanto tre agrabla).
— K-do August Maier, Hagerstr. 306, Erding i. Ob. Bay. pri komunismo k. naturbelecoj, L, PK, bfl, k. ĉ. l. Certe resp.
Rumanio
— K-do Remuso Vasilovice, str. Reg. Maria, 21, Deva, PM. PI. k. ĉ. l.
Sovet-Unio
— Satanaro! Traduku el ĵurnaloj aŭ petu konatajn veterinarojn priskribi veterinarismon k. brutedukadon de via lando k. esperantlingve sendu al mi por enpreso en veterinarĵurnaloj. Adr.: S. Bojev, Vet-Ambulatorio Turkestan, KSSR.
K-do Hoves Isaak, ĵurnalisto, ul. Revolucii, 6, Novonikolajevsk, (Siberio) pri ĵurnalismo, socia vivo k. kom. movado.
K-dino Krimskaja Larisa, ĵurnalistino, redakcio de Sirbirskij Gudok, Novonikolajevsk (Siberio) pri arto, moroj k. feminismo.
— K-do Paŭlo Kirjuŝin, 1-a Dolgobrodskaja, 54, Minsk, dez. serioze koresp. pri div. temoj k. ĉ. l. interŝ. nacilingvajn ĵurnalojn k. esperantaĵojn.
— K-do Belakov Bazilo, Kolektivnaja, 2, Tuapse, Kaŭkazo, dez, havi laboristajn korespondantojn el ĉiuj landoj.
K-do Bojev Sergeo (20 jara veterinaro), Veterinarn. ambulat., Turkestan, Kazaka SSR, pri veterinarismo, brut- kaj bird-edukado, kamparana mastrumado, naturo, student-junula vivo, moroj de loĝantaro, esp. movado k. a. t. L, PI.
— K-do D. Albanov, Arkadak (Saratov. gub.) pri sociologio k. vivkondiĉoj en div. landoj precipe kun ekstereŭropaj, L, PI.
— K-do Naum Johin, Grajdanskaja 19, kv. 22, Leningrad, dez. koresp. pri socia k. lab. vivo k. ĉ. l., nepre resp.
— K-do Tomilov Anatolo, Uprofbjuro, Petrovski Zavod, Zabajk. gub., kun seriozaj k-doj pri div. temoj k. ĉ. l., interŝ. papermonon, esp.-aĵojn, fotojn. Ne sendas unua, resp. akurata.
— K-do A. Liljer, Brjanskaja. 15, 2, Moskvo, L, PI, PM, k. ĉ. l.
Turkio
— «Adresŝanĝo«: K-do Hans Pek, Fabrique d’Acide Carbonique, Balat-Constantinople (antaŭ Stambul).
[REKLAMO p.8] Insignoj de Sovetlanda Esperantista Unuiĝo (SEU). Orumitaj, kun trikolora emajlo. Verda stelo sur blanka fundo kun ruĝa rando ĉirkaŭe, sur kiu estas skribite: ESPERANTO-LINGVO INTERNACIA. En stelo la literoj SEU. Kun ŝraŭbo, ne perdeblaj. Prezo sen afranko 1 rub. Por afranko de la sendaĵo aldoni 35 kop. Sendeblaj ankaŭ pagoŝarĝe. Adreso: Leningradskij Gubkom SESS, ul. Pleĥanova 2, Leningrad
[REKLAMO p.8] ESPERANTO-AGENTEJO-LENINGRAD de Leningrada Gubkomitato de Sovetlanda Esperantista Unuiĝo (SEU). Leningrada Gubkom SEU starigis senperajn rilatojn kun preskaŭ ĉiuj ekstersovetlandaj esp. gazet- kaj libroeldonejoj, kaj akceptas // ABONOJN al ‘SENNACIULO’, SENNACIECA REVUO’, ‘NOVAJ TEMPOJ’, ‘LA INTERLIGILO DE L’ P.T.T.’, ‘LIBERPENSULO’, ‘LABORISTA SPORTO’, ‘LA FERVOJISTO’, ‘HEROLDO DE ESPERANTO’, ‘LITERATURA MONDO’, ‘ESPERANTISTA JUNULARO’, ‘ESPERANTA LIGILO’ kaj al aliaj. // Ĉiuj suprenomitaj ĵurnaloj estas haveblaj APARTNUMERE. // Al ĉiuj ĵurnaloj Lgr. Gubkom SEU akceptas anoncojn pri korespondado. // Lgr. Gubkom SEU akceptas KOTIZOJN al SAT, TEKA, TAGE, ILL ktp. // Lgr. Gubkom SEU liveras ĉiujn eldonaĵojn de SAT-kooperativo kaj de ĉiuj aliaj esp. eldonejoj. // Por afranko oni devas aldoni 15%. Libroj estas livereblaj ankaŭ pagoŝarĝe. Ĉe informpetoj aldoni markon por respondo. Adreso: Leningradskij Gubkom Sojuza Esperantistov, Leningrad, ul. Pleĥanova 2.
PRESEJO: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG (GERMANIO)
N.º 49, 3 de septiembre de 1925
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
1-a Jaro, N-o 49 — APERAS S.A.T. SEMAJNE — 3. Septembro 1925
[BILDO p.1 | 40,4,58,14] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter la vortoj «APERAS» kaj «SEMAJNE».
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
[BILDO p.1 | 5,10,90,29] Kaplinio de la gazeto: granda ornama titolo «SENNACIULO» en dikaj stiligitaj literoj, super ĝi en kadro la devizo «ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO».
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
Redaktoro: N. BARTHELMESS Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz
Gvidanto: Ekzekutiva Komisiono de SAT 23, rue Boyer, Paris XX
Administranto: R. LERCHNER Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz
Deveno kaj celoj de maroka milito
Antaŭ nelonge en franca parlamento okazis viglaj debatoj pri ekstera politiko. Malgraŭ paroloj de kom-istaj deputitoj, senvualigintaj verajn celojn de l’ aventuro, kaj evidenta krima karaktero de l’ milito entreprenita en interesoj de certa grupo de kapitalistoj, burĝaj kaj socialistaj deputitoj, kiel konate, sankciis ĝian daŭrigon, voĉdoninte pluajn oferojn je popolaj mono kaj sango. Nun Fr. Delaisy, konata burĝa ekonomisto, senmaskigas postkulisan flankon de l’ marokaj okazantaĵoj. Priparolante devenon de l’ milito, li skribas:
La regiono de rifkabiloj laŭ sia geografia situo prezentas pormilitajn avantaĝojn por ŝtato, aspiranta hegemonion sur la Mediteraneo. Siatempe, por ne doni al Francio — oficiala protektoranto de maroka sultano — eblecon fondi bazon por ĝia aer- kaj submara ŝiparoj, el kiu ĝi estus povinta minaci al najbara Gibraltar kaj okaze de milito fermi la markolon kaj bari la marvojon al Hindio, Anglio permesis enkorpigi la regionon en la influsferon de Hispanio. Kompreneble la hispanoj ne malakceptis tian «grandaniman» donacon, des pli ke la ĉirkaŭaĵoj de Melilla estas riĉaj je fera erco *), ekspluatebla de l’ granda hispana metalindustria entrepreno, direktata de l’ prezidanto de liberala partio.
Tamen interesoj de hispanaj kapitalistoj kunpuŝiĝis kun aspiroj de potenca grupo de ne malpli avidaj francaj financistoj. Rezulte — ĉiufoje, kiam hispanaj trupoj estis penantaj enpenetri en la regionon, la indiĝenoj ricevadis tra alĝeria limo tiom da armiloj, kiom ili bezonis por venke rebati la hispanojn. Finfine la malsukcesoj devigis la hispanan diktatoron Primo de Riveira cedi kaj retiriĝi kaj forlasi ĉian esperon pri anekso de tiu «vespejo». Tamen pro sendanĝereco de Hispanio (kaj ĉefe de Anglio!) necesis malhelpi al Francio eventualan okupon de evakuata teritorio.
Hispanoj imitis francojn. Kiam hispanaj trupoj estis malokupontaj la poziciojn, ili laŭ speciala ordono forlasis tie tutan armilaron, inkluzive municion kaj ekipaĵaron. Ceteron prizorgis Abd-el-Krim: li kolektis la riĉan akiraĵon kaj, aldoninte ĝin al sia franca batalilaro, bonuzis ĝin por organizi moderne armitan militistaron.
La sukcesoj de Abd-el-Krim entuziasmigis la tutan mahometanan mondon, kaj li mem estus havinta ĉiujn ŝancojn por proklami sin sendependa sultano de l’ rifkabiloj se ne sursceniĝo de naftaj potenculoj. Dum lastaj du jaroj agentoj de diversaj naftaj trustoj eltrovis en suda parto de l’ apuda regiono, laŭkontrakte «cedita» de maroka sultano al Francio, tutan vicon de naftejoj. Por sekurigi al si ekspluatadon de ĉi fontoj, la registaro de Poincaré decidis okupi la regionon kaj komence de 1924 marŝalo Lyautey okupis ĝin per francaj trupoj. La indiĝenoj, kiuj neniam konsideris sin kiel regatoj de Fez’a sultano kaj ignoris liajn kontraktojn, certe ne estis demanditaj pri sia konsento. Ili sin turnis al Abd-el-Krim, tiutempe jam liberiĝinta de «siaj» hispanoj kaj ekribelis en malfronto de francaj postenoj.
Malgraŭ fanfaronado de l’ burĝa gazetaro kaj asertoj de oficialuloj ke la ribelo estos likvidita per unu bato, la sangverŝa batalado daŭras jam pli ol tri monatojn, konstante postulante novajn viktimojn. Malgraŭ tankoj, aeroplanoj kaj ceteraj modernaj bataliloj, uzataj de francoj, ilia komandantaro ne nur malsukcesis «pacigi» la kabilojn, sed estas devigata streĉi ĉiujn fortojn por kontraŭstari la atakojn de l’ landidoj kaj ne malofte suferas eĉ gravajn malvenkojn. Por vasta publiko, trompata de l’ gazetaro, estas enigmaj la sukcesoj de l’ ribelantoj kaj la fontoj de ilia provizado per armiloj kaj municio, sufiĉaj por moderna milito, kaj ordinare oni emas trudi tion al insidaĵoj de Germanio kaj rusaj komunistoj. Delaisy klarigas, ke tion prizorgas diversnaciaj spekulaciistoj por malaltaj prezoj aĉetantaj la superfluajn armilojn en eŭropaj intendantejoj kaj poste revendantaj ilin altpreze al la kabiloj. Rilate la necesajn monrimedojn, li certigas, ke Abd-el-Krim estas financata de l’ grandaj eŭropaj kapitalistaj entreprenoj, klopodantaj pri eventualaj koncesioj je ekspluatado de fera erco kaj naftaj fontoj.
La franca ŝiparo sendube estus povinta sufoki importon de l’ armiloj sed la blokado de l’ maroka marbordo restis preskaŭ sensukcesa, ĉar la armilliverado okazis tra hispana influsfero. Lasttempe, post franca-hispana interkonsento, hispana ŝiparo ankaŭ partoprenas la blokadon. Tamen neoficiale ĉiu el la interkonsentintoj emas subteni tiujn aŭ aliajn gentojn, ribelantajn kontraŭ lia konkuranto.
Ĉi tie estas notinda disputo, okazinta dum lasta konferenco pri kontrolado de armilkomercado, karakteriza por internaj malpacoj kaj konkurado, regantaj en la tendaro de imperialistoj. Delegitoj de Anglio, mem lerta armilliveranto, kiam tio profitas al iliaj interesoj, postulis limigon de armilkomercado ĉe la marbordoj de bolanta Hindio. Siavice francaj reprezentintoj postulis la samon por maroka marlando, sed angla delegacio kategorie ekprotestis, asertante ke Maroko kaj Hindio
*) minmetalaĵo
— página 2 —
2 — SENNACIULO
«malsimilas unu la alian». Do, estas evidente ke Anglio ne malhavas intereson je armilliverado al la kontraŭ Francio ekribelintaj rifoj.
Pro kio do oni militas? Delaisy respondas: Francio ne bezonas Rif’an ferminaĵon — tiun ĝi havas sufiĉe en Eŭropo kaj Alĝerio. Vere ĝi bezonas nafton. Sed ĉar ĝi posedas nek necesan teknikan instalaĵaron por ĝin prilabori, nek specialistojn, do malutilas daŭrigi tiom elspezigan militon en interesoj de grandaj naftaj koncernoj «Royal Dutch» kaj «Standard Oil».
Tia estas la efektiva kaŭzo de l’ «defenda» milito, kiun la ministraro de Painlevé estas entrepreninta, stultigante la publikan opinion per belaj frazoj. La esenco de ĉiuj imperialismaj militoj estas ĉiam kaj ĉie la samaj: la burĝaro, proklamante la militon, unue maskas siajn rabistajn celojn, babilaĉante pri tutnaciaj interesoj, historia aŭ kultura celoj kaj ceteraj «sanktaj» celadoj kaj prisilentante proprajn klasajn interesojn kaj profitojn. Kaj poste, kiam stultigita soldatigitaro malsukcesas sur la batalkampo aŭ simple perdas paciencon kaj ne plu volas verŝi sian sangon, tiam la malfrontaj spekulaciistoj kriaĉas pri patriotismo, pri «ofendita honoro de l’ kara patrio», pri «malhonorigita nacia standardo» kaj aliajn stultaĵojn kaj siblas pri perfido kaj koruptemo kaj bonuzas la okazon por ekstermi kaj silentigi sian klasan rivalon — la revolucian laboristaron. Kaj ĝis kiam la popoloj ne sukcesos diferencigi sian veran malamikon kaj ne konvinkiĝos ke la sola justa milito estas tiu kontraŭ la krimeca kaj putriĝanta burĝa sociordo, ĝis tiam torentoj de ilia sango kaj larmoj nutros kaj grasigos la abomenan monstron de l’ nuntempa sociordo — la kapitalistan imperialismon!
Nemo.
TRA LA KLASBATALO
Tri polaj komunistoj-junuloj pro partopreno en atenco kontraŭ fifama provokisto estas mortkondamnitaj kaj ekzekutitaj.
En Marseille okazas kongreso de la Socialista Internacio, en kiu la problemo de la garanti-pakto estas akre pridisputata punkto.
Dum laborist-kamparana kongreso sudorientfranca en Marseille, kunvokita de la agadkomitato kontraŭ la milito en Maroko, okazis polica buĉado dum demonstracio, en kiu 50 laboristoj estis grave vundataj, inter ili 2 kom. gvidantoj.
Metallaborista striko en Varsovio pliakriĝis. Ĝenerala striko estas atendata.
La marista striko en Aŭstralio etendiĝas. Kelkaj grandaj vaporŝipoj estas retenataj.
Skizeto el Turkio
Ne ekzistas laborista klaso. — Edukado al religio kaj sklaveco. — Analfabeteco. — Salajroj. — Impostoj. — Eŭropaj modernaĵoj.
Ĉu vi opinias, kamaradoj, ke la Turka popolo ankaŭ helpos vin en la granda batalo kontraŭ la kapitalismo? Lasu tiun ideon kaj demandu eble post 30 jaroj, kiam la nova generacio venos. La plej granda parto de l’ popolo estas edukitaj servistoj kaj sklavoj, krom tio profunde kuŝante en brakoj de l’ Mohametanismo. Esceptitaj estas nur la urboj konstante tuŝitaj de l’ internacia trafiko. La sama popolo, kiu aklamis la alvokon de Padiŝah (Sultano) al la «sankta milito», salutis same la proklamon de la respubliko per Mustafa Kemal Paŝa, kiu cetere faris grandan servon al sia lando, liberigante ĝin de diversnaciaj soldatoj, kiuj sin jam sentis tute hejmece en la diversaj regionoj.
Sed pri tio ne estu hodiaŭ la parolo, ni rigardu iom la ĝeneralan ekonomian situacion. La turka laboristo, (preskaŭ nur helplaboristo) estas homo, kiu laboras tage jam por 60 piastroj 10 aŭ 12 horojn. Se li estas tiel malsaĝa; sed plej volonte li evitas kiel eble plej la laboron kaj provas vivi per trompado de fremduloj. Sed entute oni ne povas paroli pri laborista «klaso», ĉar ne estas industrio, kiu ĝin kreus. Turkio estas ĉefe agrikultura lando, kaj la malmultaj fabrikoj kaj minoj estas en posedo de okcidenta kapitalo. Post la finkonstruo de la Bagdadfervojo kaj aliaj linioj oni esperas, ke la «kulturo» pli facile enpenetros. La nunaj turkoj en plimulto ne scias skribi kaj legi, ili ofte eĉ ne scias kiom jaraj ili estas, ĉar oni ne trovis necesa gvidi naskiĝmatrikulon. Do, la profesiaj laboristoj estas ĉiuj fremduloj, kiuj per ĉi tiu privilegio salajras 2—3 funtojn potage, en Anatolio eĉ pli. Sed la skuoj de la nuna ekonomia krizo ankaŭ ne haltas antaŭ la turka limo, senlaboreco regas ankaŭ ĉi tie. La nuna registaro en Angora sukcesplene multobligas la doganajn impostojn kun rezulto, ke jam pli malmultaj ŝipoj alveturas la havenojn. Ĉiu vendejo kaj uzino devas doni certan al sia posedaĵo adaptitan sumon, por ke la registaro povu aĉeti aeroplanojn; oni pli perfektigas la armeon ktp.
Kaj la popolo? portas ĉion kaj estas feliĉa ke oni ne devigas ĝin pensi. Nur kelkaj modernaj novaĵoj, kiel la enkonduko de ĉapeloj eŭropaj, likvido de ŝtata subteno al pastraro ekscitas ĝian simplan cerbon. — Virina movado ne ekzistas kaj tre longtempe ne ekzistos, ĝis ne estos rompitaj la trioblaj ĉenoj religio, tradicio kaj eduko. — La orientaj popoloj estos la lastaj, kiujn ni gajnos por nia sennacieca movado, ĉar la spirita evoluo de tiuj rasoj progresas tre malrapide, sed malgraŭ tio ni ne perdu kuraĝon.
H. Pek.
Post la sukcesplena Kongreso en Vieno plifortigu ni ĉiuj la fervoron en varbado por SAT kaj SAT-organoj!
La minacinta Lokaŭto
Venko de la britaj minlaboristoj, cedo de minposedantoj kaj Registaro. — La novaj kondiĉoj. — Impostoj por la laboristaro.
Lasthore la lokaŭto okazonta ĉe la karbministoj en Granda Britio, kaj la sekvanta malordigo de la fervojoj kaj transportado, forturniĝis. Kontraŭvole kaj spite de sia plena rifuzo retiri la avizojn kaj proponojn rilate al la malpliigo de salajroj, ambaŭ la minposedantoj kaj la registaro pere de la ĉefa Ministro Bolduin, devis cedi al la volo de la unuigita sindikata movado.
La kondiĉoj novaj, kiujn la posedantoj penis altrudi al la ministoj, estas tiuj, ke la labortago estu plilongigita ĝis ok horoj kaj ankaŭ okazu malpliiĝo de salajroj nuntempaj: Kaj la de la posedantoj donita preteksto pro tiu deviga paŝo estas: ĉar la industrio ne estas sufiĉe profitdona.
Tiun ĉi venkon de la laboristoj verŝajne oni povas atribui al la solidareco de la sindikatmovado. Estis la unua fojo, ke la unuigitaj fortoj de la laboristaro montriĝis en tia grava krizo nacia, kaj se ja estus okazinta la lokaŭto, — kiu povis antaŭdiri la rezulton?
La fervojistoj kaj transportistoj tutkore subtenis la karbministojn, kaj nur necesis ke la telegrafistoj estus enviciĝintaj por ke la tutaj komunikiloj kaj industrioj tuj ĉesiĝu.
Sed la kapitalistaro, kiom oni povas diri unufoje, timis la unuecon de siaj sklavoj. Revolucion ili nek ekŝatas nek volas, kaj opiniante ke la diskreto estas la pli bona parto de braveco, prudente cedis por eviti nunan maltrankvilon, kaj prokrasti iom pli longe la nekontraŭstareblan socian ŝanĝiĝon.
Laŭ la kondiĉoj de la intertrakto inter la registaro kaj la posedantoj oni opinias ke necesas tre ampleksa esplorado de ĉiuj faktoroj rilate al la karbindustrio, kaj pro la kostoj de produktado ambaŭflanke. Por tion efektivigi la ministro Bolduin petis la karbposedantojn, ke ili konsentu la daŭrigon de laboro sub la nuntempa aranĝo dum la venontaj naŭ monatoj. Tion ili cedis, kaj sekve okazas revizio de la regantaj kondiĉoj. Tial, la venontajn du semajnojn, la avizoj nuliĝas, dum reprezentantoj de la posedantoj kaj la registaro diskutos detalojn pri la de la lastnomita proponita subvencio — oni taksis ĝin je 10 000 000 ĝis 20 000 000 funtoj.
Kvankam la portempa finiĝo verŝajne estas venko ĉe la laboristaro, la karbministoj ne ricevos iom pli da salajro ol nuntempe, dum la posedantoj pro la subvencio ricevos profiton, garantiatan ĝis neniam antaŭe vidita grado. Ĉiuokaze la impostoj ĉiam kuŝas sur la laboristo kaj la maniero, en kiu la registaro proponas kolekti tiun ĉi malbonegan imposton, estas plialtigi la prezon de la biero po penco por poento («pajnto» skribas la aŭtoro. Nekonata al ni vorto! Red.)
Sed pro kio ajn la kapitalistaro ŝanĝis sian sintenadon, estas la devo de la la-
— página 3 —
SENNACIULO — 3
boristaro preta sin teni kontraŭ pluaj insidaj atakoj de la posedantoj, kiuj ĉiam kaj ĉiumaniere observas la plej bonan okazon por malplibonigi la ekonomian staton de la jam ekspluatatoj.
Ofiro.
La malsatado de la polit-arestitoj en la Kaunasa Centra Malliberejo
Tri kategorioj de politikaj arestitoj. — Reprenitaj privilegioj. — La malsat-protesto. — Malsolidareco. — La skribe formulitaj postuloj. — Venko de la arestitoj.
Post la ekpreno de la regeco per la kristan-demokrata bloko ekfortiĝis la reakcio kontraŭ la laboristaj organizaĵoj en Litovio. La nigrasanga mano de la pastroj ne trairas, ne lasante signon de detruo, komencante de la civil-profesia vivo, finante ĉe la tiel jam terurega vivo de la arestitoj en la malliberejoj.
En la Kaunasa Centra Malliberejo trovas sin ĉirkaŭ 150 politikaj arestitoj, el kiuj ĉ. 80 estas arestitaj pro laborista politiko, 60 pro pola, 8–9 estas Memelaj «puĉ»istoj.
Ili leĝe ĝuas privilegiojn kontraŭ la kriminal-arestitoj. Sed tion ne povis trankvile rigardi la ĉefo Rozminas kaj la korpusgvidinto Brazys de la malliberejo, kaj haviginte al si «per juĝa vojo» skribaĵon de la ministro por justeco, ili raportis ke la polit-arestitoj egaliĝas laŭprave kun la kriminalistoj, kaj — precipe grave — ili intervidiĝu kun la proksimuloj nur per duoblaj kradoj.
Protestante kontraŭ tio, la polit-arestitoj 25. julio ne iris por intervidiĝi kaj ne prenis la aĵojn de siaj parencoj. La 29. julio la protesto transiris en malsat-strikon, kiu estis proklamita unue de la pro laborista politiko arestitoj. Kun ili unuiĝis la aliaj polit-arestitoj, esceptinte la 8–9 germanajn monarkistojn, kiuj per tiu ĉi abomena ago ekmontris, ke ili estas sklavoj per siaj animoj kaj ke ili, pro libero, ne povas kaj ne volas kontraŭiĝi.
Kune kun la proklamo de la malsatstriko estis transdonita postulskribaĵo al la ministro de justeco, al la prokuroro de la Kaunasa distrikta juĝo kaj al la ĉefo de la Kaunasa Centra Malliberejo, en kiu post konstato de la faktoj okazintaj la arestitoj postulas jenon:
- a) Permesi intervidiĝi kun la parencoj en la antaŭa maniero — ĉe la tablo, — ĉar tra duoblaj kradoj ni neniam konsentos.
b) Redoni ĉiujn ĝis nun havitajn privilegiojn, kaj ke ili ne estu ŝanĝitaj per la volo de kiu ajn oficisto.
Finfine ni postulas, por doni konforman seriozan kuracadon al niaj kamaradoj — polit.arestitoj: Leibo Baj, Juozas Skrobulis kaj Agato Zebranskiene, ke oni elveturigu ilin en specialajn kurac – institutojn kaj ne putrigu malsanajn homojn dum kelkaj jaroj, eĉ ne kondamnitaj, kiel okazas rilate al la du lastaj.
Plirapidigi la esplorojn kaj la kondamnojn de niaj aferoj, ke ili ne estu intence prokrastitaj dum kelkaj jaroj, kiel estas en la aferoj de la plej granda parto el ni . . . . . . . ktp.
kaj 5. Sekvas postuloj pri grandeco de la arestĉeloj, pri plilongigo de la promentempo, pri lavado de la tolaĵo, pri variado en la manĝaĵoj ktp.
julio estis elvokita k-do Adamovski, pledanto por la arestitoj pro laborista politiko, al la ĉefo de la malliberejo por intertrakti. La traktoj finiĝis preskaŭ per plena gajno de la polit-arestitoj rericevintaj siajn tutajn estintajn rajtojn, kaj la 31. julio estis finita la malsatado.
I. N. (Kaunasa Centra Malliberejo, Litovio).
Dank’ al kio Ruĝa Armeo estas malvenkebla
«Laborist-Vilaĝana Ruĝa Armeo de SSSR» — jen estas la plena nomo de l’ Sovetlanda Ruĝarmeo. Kaj ĉi-tiu nomo signifas la fundamentan malsimilecon inter la Ruĝa kaj kapitalistaj armeoj. Se en kapitalistaj armeoj ni havas oficirojn-riĉulojn kaj soldatojn-laboristojn kaj vilaĝanojn, — unuatempe en la Ruĝarmeo ni havas ruĝarmeanaron kaj estraron, same laborulojn.
Popola komisaro por militaj kaj maraj aferoj kaj Prezidanto de l’ Revolucia Milita Konsilantaro (Revvojen sovet) k-do Frunze dum la pasinta tutsovetunia kongreso de konsilantaroj (Vsje sojuzny sjezd Sovetov) donis en sia raporto ĉi-ciferon pri la sociala konsisto de la Ruĝarmeo. Li diris, ke ni havas ruĝarmeanojn: 84% da vilaĝanoj, 11% da fabriklaboristoj kaj 5,3% da t.n. «ceteraj» (t. e. intelektulaj laboruloj). Unuatempe ni havas estraron: 56% da vilaĝanoj, 20,3% da laboristoj kaj 23,7% da «ceteruloj». Unuaklasa animo de l’ tuta Ruĝarmeo estas ĝia plej grava forteco, iganta ĉi-armeon malvenkebla.
Antaŭdiritan estraron ni havas en Ruĝarmeo ne delongtempe. Dum la revolucia, civita milito en armeo oficis multe da oficiroj, kiuj havas nenion komunan kun laborista klaso, sed kiuj estis por ni necesaj, kiel specialistoj kaj kiuj oficis pro timo aŭ pro militamo, pro deziro militi tutegale kontraŭ kiu-ajn. Nun, kiam armeo havas grandan kvanton da ruĝaj estroj, ruĝoficiroj, — malnovaj caroficiroj preskaŭ ĉiuj estas «elpurigitaj». Restis nur tiuj, kiuj tute proletariĝis laŭ sia konscio.
Dum ni havis estrojn, al kiuj Laborista Registaro ne povis kredi, ni en ĉiuj regimentoj de l’ Ruĝarmeo, en ĉiuj ĝiaj partoj, krom la estro, havis la politik-komisaron el komunistpartianoj. Ni havis tiel nomatan duestrecon kaj eĉ multestrecon. Nun, puriginte estraron, niaj gvidorganoj decidis preskaŭ en ĉiuj partoj de l’ armeo nuligi komisararon kaj enkonduki unuestrecon. Nun ni havas en partoj de l’ Ruĝarmeo unu estron, gvidantan unuatempe kaj militecan kaj politikan laboron.
La dua grava eco de l’ Ruĝa armeo estas tio, ke ĉiu ruĝarmeano dum la tuta militservo konservas sian civitanan plenrajtecon. Li kune kun la tuta Sovet-Unio voĉdonas dum ĉiuj balotoj, havas siajn delegitojn en lokaj konsilantaroj de l’ laboristaj, vilaĝanaj kaj ruĝarmeanaj delegitoj. Ĉiu ruĝa soldato rajtas partopreni en ĉiuj sociaj organizaĵoj, politikaj, sciencaj ktp., krom kontraŭ-revoluciaj. Same li malrajtas partopreni ĉiujn organizaĵojn, oficejojn kaj vendentreprenojn, havantajn celojn ekspluatadi ies laboron. Same ruĝarmeano dum la militservo ne rajtas esti membro de ia profunuiĝo, ĉar, memkompreneble, li dum ĉi servo ne povas esti utila por la unuiĝo.
Militservo en Ruĝarmeo estas nepredeva al ĉiuj civitanoj, eĉ al nelaborulidaro. Nelaborula junularo servas en apartaj lokoj, apartaj militanaroj kaj, ne rajtante havi pafilon aŭ ian alian militilon, nur priservas la armeon, plenumante diversajn laborojn.
Ĉiuj laboruloj trairas militservon en la Ruĝarmeo laŭ tri ŝtupoj: unua ŝtupo — antaŭmilitserva preparado («doprizyvnaja podgotovka») por la 19 ĝis 21-jaraj junuloj. 21-jaraj komencas militservon en armeo dumaniere: tersisteme kaj en konstantaj arme-partoj kaj post militservo ĉiu civitano restas en rezervo ĝis la 40-jara aĝo.
Servantaj en konstantaj regimentoj militservas du jarojn en pafistaj, kavaleriaj kaj artileriaj partoj, 3 jarojn — en aerŝiparo kaj 4 jarojn en marŝiparo. Post tiu-ĉi servado ili havas servoripozon ĝis 26-jara aĝo kaj post 26 jaroj trafas rezervon.
Servantoj en teritorialaj partoj servas plenajn 5 jarojn, dum kiuj ili estas alvokataj por servado nur po 1—3 monatoj ĉiujare kaj tutan alian tempon vivadas hejme. 26-jaraj ili trafas rezervon. Tiu-ĉi tersistemo de militservado kostas tre malmulte, kaj dank’ al ĝi Laborist-Vilaĝana Unio havas malgrandajn elspezojn por sia Ruĝarmeo.
Ĉiuj nacioj estas en la Ruĝarmeo egalrajtaj. Preskaŭ ĉiu el ili havas siajn naciajn regimentojn, siajn militlernejojn por militestraro. Nacia egalrajteco kaj naciaj arme-partoj estas gravaj fortigiloj de nia armeo.
Komunista partio gvidas tutan Sovet-Union. Same partiaj organizaĵoj gvidas politiklaboron en la armeo kaj helpas al estraro fortigi iliajn partojn kaj gvidi ilian subularon.
Kun helpo kaj gvido de partiaj organizaĵoj ĉiuj ruĝarmeanoj bonkonsciiĝas. Ĉiu regimento havas sian klubon kun bona ejo kaj eĉ ĉiu regimentero, ĉiu roto havas sian klubejon, t. n. «lenanguleton» (anguleton je nomo de Lenin). En tiuj-ĉi lenanguletoj ruĝarmeanoj ricevas ripozon, legas librojn kaj gazetojn, skribas leterojn hejmen, ŝakludas, ludas specialajn militludojn ktp. En samaj anguletoj specialaj politikgvidantoj (politruki) kaj estroj-grupgvidantoj (gruppovody) ĉiutage gvidadas «politikhoron» (horon de politiklernado).
— página 4 —
4 — SENNACIULO
En la klubejoj kaj lenanguletoj laboras ruĝarmeanaj rondetoj kaj rondeteroj (jadra) — politiksciencaj, muzikistaj, dramludistaj, pentristaj, vilaĝmastrumaj ktp. Analfabetaj ruĝarmeanoj lernas en devigaj specialaj regimentaj alfabetlernejoj, kaj neniu ruĝarmeano foriras el armeo hejmen analfabeta.
Krom tio ekzistas t. n. memagemaj organizaĵoj — rondetoj de MOPR (Internacia Ruĝa Helpo), ODN (Socio «For Analfabetecon!»), Aviaĥim (Socio de aviadamuloj kaj militkemio), rondetoj de radiamatoroj ktp. Ĉiu parto havas t. n. «komsvjazi» — komisionon por ligiĝado, kiu ligiĝas kun vilaĝoj, el kiuj eliris ruĝarmeanoj, kaj kun lokaj regnoficejoj — por helpi en plifortigo de mastrumoj de l’ ruĝarmeanoj kaj iliaj familioj. Same en ĉiu parto ekzistas kontrol-mastrumada komisiono, kiu, same, kiel «komsvjazi», memagemaj organizaĵoj kaj diversaj klubrondetoj, — havas prezidantaron el ruĝarmeanoj mem kaj kiu kontrolas regimentan mastrumadon.
En ĉiu regimento kaj regimentero eldoniĝas murgazetoj kaj ekzistas militkorespondantaj rondetoj. En ĉiu militregiono ekzistas speciala ruĝarmeana gazeto kaj unuatempe ruĝarmeanaj anguletoj ekzistas en lokaj civitanaj gazetoj. Ĉiu ruĝarmeano — militkorespondanto korespondas por sia mura kaj regiona aŭ loka gazeto sen ies kontrolo.
Nun servantaj kaj same finintaj servon (la lastaj — el hejmo) skribas ĉiutage al ruĝarmeana gazeto, en kiu mi oficas, ke ili dankas Sovet-Registaron kaj komunistan partion por tio, ke ili klerigis kaj vidigis militvestitajn laboristojn kaj vilaĝanojn, subpremitajn de l’ estintaj cara kaj kapitalista registaroj.
Tiu-ĉi granda politiklaboro, politika bonkonsciigo kaj plena alfabetigo de ruĝarmeanoj, estas la lastaj fortigiloj de l’ Ruĝa armeo, kiu ne povas esti eĉ iam kaj de iu ajn venkita.
R. Nikolskij.
Por ke pereu la imperialista milito Vivu la proletara klasbatalo!
En la lastaj semajnoj la germana kom. partio aranĝis en la industri-regiono «kontraŭ-militajn tagojn». La fin- kaj ĉeftago estis la 9. aŭgusto en Essen.
Jam kelkajn tagojn antaŭe la demonstracio estis malpermesata.
Spite la malpermeso dimanĉon matene miloj (50 000) da «Ruĝaj frontbatalantoj», kaj «Junatakemuloj» akceptataj de «Sipoanoj» ¹), estis alvenintaj en Essen. El tuta Vestfalio, el Rejnlando, eĉ el Bremen, Berlin kaj aliaj grandaj urboj kamaradoj ĉeestis. La burĝaro miregis, eĉ ektimis. Tiom multe da revoluciuloj ĝis nun ili ne vidis.
La plej multaj estis vestitaj per la vestaĵo de l’ rusa ruĝa armeo.
Post la paroladoj en la kunvenejo, ekkomencis la demonstracio. Flirtis la ruĝaj standardoj, brilis la pintoj, sovetaj steloj, en la suno, eksonis la amasaj kantoj!
Sed kio estas tio? Amaso da «sipo»-anoj kaj policistoj estis alvenintaj per aŭtomobiloj kaj baris la stratojn.
«La demonstracio estas malpermesita!» Ĉu vi komprenas, proletaro? Estas malpermesite en libera respubliko demonstracii kontraŭ la milito!
Dum la sama horo la «Regna standardo» de distrikto Vestfalio festis en Gelsenkirchen (en la proksimeco de Essen) la konstitucian tagon. Ministro Severing mem ĉeestis kaj paroladis pri nia «bonega konstitucio» (kiu garantias liberecon de parolo, bildigo kaj skribado). Tiu festo finiĝis per la kantado: Germanio super ĉio!
Tiam ekkomencis balo.
W. St., Essen (4567).
¹) Sipo = germana polico regna.
La Festo de Laboro en Riga
Pasintan jaron Centra Oficejo de Riga’aj profunioj aranĝis la unuan «feston de laboro», kiu bone prosperis. Por ke la programo de ĉi-jara festo estu pli riĉenhava, la Centra Oficejo ekkomencis la preparan laboron jam antaŭ du monatoj. Estis verkita aparta festsceno. Ĝin senlace kaj sindone studadis homoj dum la sola libertempo post taga malfacila laboro en fabrikejoj, metiejoj, vendejoj, kontoroj, havenoj ktp. Entute ĉiu partoprenanto (kaj ili estis pli ol cent kamaradoj) faris ĉion eblan por pli konscie kaj pli bone aranĝi la feston. Laborista junularo ĝojigita eĉ ne bedaŭris sian noktan ripozon, ornamante la festlokon por venonta tago. Infanoj eĉ tiuj laŭscie penadis almeti siajn manetojn je komuna kolektiva laboro.
Fine venis la tago de festo, la 12. julio. Estis dimanĉo. Hela suna tago. Ŝajnis ke eĉ la naturo per siaj brilegantaj sunradioj ekintencis kroni la ripoztagon de la homoj, post semajna malfacila ŝvitlaboro en fabrikejoj kaj metiejoj ekdezirintaj pasigi la libertempon en freŝa saniga aero. Jam frumatene direktiĝadis al «Saules Darzs» (ĝardeno de la suno) verdornamitaj ŝarĝaŭtomobiloj kaj granda aro da piedirantaj gekamaradoj kun familianoj ĝojegaj je bela tago de festo. Ĉiuj grupiĝis antaŭ la ĝardenpordego bele ornamita kaj surhavanta belan afiŝon «Festo de laboro».
Sed ho ve, la pordego fermita! Ĉirkaŭas ĝin aro da policistoj, kiuj sciigas ke eniro malpermesita, ĝis venos la respondeca gvidanto posedanta festpermeson de la prefekto. Sed evidentiĝis ke la gvidanto-sekretario de la Centra Oficejo de Riga’aj profunioj, k-do S. Revald, pasintan tagon posttagmeze surstrate estis arestita. Ĉiuj klopodoj pri anstataŭanto restis senrezultaj, ĉar «malaperis» kaj ne estis troveblaj plu en Riga nek prefekto nek vicprefekto. La festanoj ekscitiĝis. Tamen nenio helpis. Disigitaj kaj forpelitaj de policistaĉoj ili pasigis la tagon en apudaj arbaroj.
Kamaradoj, mi opinias ke komentarioj estas superfluaj, ĉar ni ja vivas en la «libera demokratia» lando.
Neŭtralulo.
Protokolo de la Va SAT-Kongreso en Wien 11.—15. aŭgusto 1925
Dua laborkunsido 11. aŭgusto posttagmeze
K-do Richter malfermas. K-do Drezen (Moskvo), ĵus alveninta, salutas la Kongreson nome de SEU kaj de sovetlandaj SAT-anoj. Li sciigas, ke 60 % de SEU-membroj estas anoj de SAT kaj parolas pri la praktika apliko de esperanto en Sovetio, pri la eksterlandaj esperantistoj lastatempe vizitintaj Sovetion (sveda kaj germ. delegacioj). Supozeble estos okazigebla la VI. SAT-Kongreso en Leningrad, por kio kore li invitas.
K-do Scheithauer protestas kontraŭ la agmaniero de la Aŭstria registaro, kiu ne donis la envojaĝpermeson al niaj rusaj kamaradoj. Kiel signo de solidareco li proponas elekti k-don Drezen kiel prezidanton de la Kongreso. Tiu propono estas akceptata kun granda aplaŭdo.
Komencas nun la
Debato pri la raporto de k-do Lerchner (E. K., Administracio),
kiu estas interrompata per la redaktora raporto pri «Sennaciulo», ĉar oni en la debato jam anticipas punktojn, kiuj koncernas la redakcion de «Sennaciulo».
Raporto de la redaktoro de «Sennaciulo».
K-do Barthelmess: La propra vivo kaj la propra karaktero de SAT forte montriĝas kaj vive pulsas en la semajna gazeto de SAT, «Sennaciulo». Tamen ne tiel unueca ĉiam montris sin la spirita vivo, ke la redaktoro havis simplan, facilan laboron. Ofte la kunlaborantoj faris al li kapdolorojn. Pro la noveco de la entrepreno la redaktoro mem komence ne havis klaran bildon, kiamaniere prezentiĝos la nova gazeto, tiom diferenca de la malnova monata S. R. La bildo de la gazeto estis difinita per la kunlaborantoj. La gazeto ĉefe akcentis la karakteron serve-praktikecan de SAT, atentis pri tio, ke SAT volas esti interhelpilo utila al la diversaj interhelpaj organizaĵoj tutmondaj proletariaj. Dume la eduk-kleriga flanko de SAT iom estis puŝata malantaŭen en «Sennaciulo». La ĉefartikoloj ne plu prezentis ĝeneralajn konsiderojn pri sennaciismo, sed traktis gravajn, aktualajn temojn el la mondpolitika aŭ socia movado. La raportoj (la esenca parto de la gazeto) venis abunde, bedaŭrinde ni parte devis uzi tradukojn, kvankam ni preferus nur ricevi originalajn raportojn. Ni dezirus krei reton de laboristaj korespondantoj, liverantaj al ni la raportojn, trans la tuta tero. La fakto, ke sovetlandanoj plej ĉefe kaj plej intense kunlaboris ĉe «Sennaciulo», iom ĉagrenis kelkajn okcidentlandanajn legantojn pro la tendenco reganta en Sovet-Unio. Tamen ili konsideru, ke ne ĉiuj artikoloj verkitaj de sovetianoj kaj aperigitaj en S-ulo, estas skribitaj de komunistoj-partianoj. Nur manko de kelktempa de artikoloj el aliaj regionoj devigis min, enpresi iafoje tro multe da artikoloj el Sovetio. La nuna stato estas pli kontentiga, ĉar mi momente disponas pri tiom da materialo, ke mi tre varie povas kompili ĉiun numeron de S-ulo. En la gazeto mi donis liberan parolrajton al ĉiuj niaj membroj per la rubriko «Diskutejo». Precipe en la lastaj n-oj vi povis konstati tion. En la «lingva afero» mi devis esti tolerema, ĉar mi estis ligita per la decidoj de du kongresoj. Mi do devis toleri kaj respekti la tendencon fundamentisman kaj same la tendencon reformeman. Tamen mi ne toleris la enkondukon de fundaj ŝanĝoj en la artikoloj aperigitaj. Mi atendas decidparolon de la Kongreso en tiu rilato, por ke mi havu precizan direktivon kaj sciu kiel agi. Ni aranĝis fakon «La Lernanto», kiu aperas monate kaj certe kontentigas tiujn, kiuj ankoraŭ ne estas perfektaj en la lingvo, kaj ankaŭ ĉiujn, kiuj deziras iom facilan legaĵon. Aperis ĝis nun per «La Lernanto» 42 rakontoj kaj anekdotoj pli malpli longaj
— página 5 —
SENNACIULO — 5
el multaj lingvoj kaj ankaŭ iaj originalaĵoj. 8 lingvaj demandoj estas pritraktitaj en ĝi (el kiuj 6 gramatikaj kaj 2 vortaraj). — Plej grava pruvo de la valoro de S-ulo estas la statistiko pri enpresitaj artikoloj el S. en la tutmonda nacilingva prol. gazetaro. Aperis ĝis 31. 7. 25 sume 156 artikoloj en 109 gazetoj (lastjare 146 en 66 gaz.). Bone funkciis la tradukservo speciale en Francio. El la 156 artikoloj 52 (do ¹/₃) aperis en Franclingvio (37 en francaj, 9 en svisaj, 7 en belgaj gazetoj), 32 aperis en rusaj gazetoj, 17 en germanaj ktp. Rimarkinde estas, ke en unu hungarlingva, en Rumanio aperanta gazeto ĝis nun aperis 14 artikoloj-tradukoj el S-ulo. Plej ofte oni uzis la art. «Blanka teroro en Polio», aperinta en n-o 2 (7-foje en 5 div. lingvoj). El «Senn. Revuo» oni elĉerpis lastjare 6 artikolojn en 4 div. lingvoj. Unu eĉ aperis broŝurforme. Oni devas krome konsideri rigardante la statistikon, ke ĝi estas nekompleta, ĉar multaj k-doj ne sciigas nin pri aperintaj tradukoj.
Espereble ni en estonta jaro eĉ havos pli bonajn rezultojn. La bona nuntempa alfluo de materialo por S-ulo estas promesplena. Tiamaniere ni povos plibonigi la enhavon de S-ulo kaj ankaŭ liberigi de tendenceco, kiun kaŭzas mallerte verkitaj artikoloj de kelkiuj. Per via ĉies kunlaborado ni certe sukcesos krei tian gazeton, kian ni ĉiuj deziras!
La debaton pri la raportoj malfermas k-do Klopfleisch-Düsseldorf, plendante pri la konduto de la Komfrakcio en Bruxelles.
K-do Deubler-München plendas pri la aliĝo de SAT al Intern. Lab. Helpo, riproĉas al la E. K., ke ĝi silentadis en Bruxelles, kiam oni diskutis pri la propono. Ĉar oni devus scii, ke la socialdemokrataj partioj malpermesas al siaj membroj la aliĝon al tiu organizaĵo. Plue li deziras skriban administran (precipe kas-) raporton (antaŭan preson en la gazeto). Plendas, ke al E. K. apartenas preskaŭ nur anoj de Komintern. Plendas, ke oni en la frakciaj kunvenoj de la Kongreso parolas pri ĝeneralaj SAT-aferoj, anstataŭ pri pure propagandaj aferoj (en partiaj rondoj). Ke E. K. ne sufiĉe ofte avertis pri la kandidat-deklaro kaj elekto de nova Direkta Komitato.
K-do Drezen (ekster tagordo) komunikas okazigon de salutparolado al la Kongreso de Radio-stacio en Moskvo ĵaŭdon tagmeze. (Aplaŭdoj.)
K-do Bässler-Leipzig defendas la kom. frakcilaboron kaj admonas la aliajn frakciojn tendencajn, same agi. Bedaŭras kaj kondamnas la mispaŝon de la anarkistaj k-doj, rifuzintaj fondi frakcion el SAT-membroj.
K-do Zawada-Lublin malkontentas pri la enhavo de la gazeto. SAT devas esti superpartia. S-ulo donas tro multe da loko al unu politika tendenco, al artikoloj el unu lando. Mi havas pruvojn, ke oni ne enpresis certajn artikolojn.
K-do Drezen parolas pri «unuecfronto» per SAT. Kvankam «unuecfronto» nur estas fantomo momente, SAT povas fari gravan paŝon en la direkto al estonta unueca movado. Kia diferenco inter simpla laboristo komunista aŭ socialdemokrata? Oni disputas ne pri taktiko, sed pri teorio. La laboristoj finfine forpelos ĉiujn teoriojn kaj agos, kiel postulas la taktiko. Kaj tiam estos restarigita la unuecfronto; aliel nia movado, la laborista movado entute ne sukcesos venki. Ni ne disiru, ni restu kune. Ni havas jam gravan komunan econ, ni havas komunan lingvon. Sennaciulo enpresigu faktojn, ne teoriajn artikolojn, ĉar faktoj diras la veron kaj povas ofendi neniun.
K-do Lehmann-Dresden salutas nome de Dresdena SAT-anaro. Plendas pri tro ofta aperigo de komunistaj artikoloj en S-ulo kaj pri tro frua fermo de la kandidat-listo por D. K.-elekto. Li kaj k-do Klopfleisch, kvankam ne volas defendi k-don Goldstein, kies agon ili ne scias ĝuste pritaksi, malbonjuĝas la agadon de la Kongreso en Bruxelles.
K-do Barthelmess defendas la redaktadon de S-ulo. La forta kunlaborado de k-doj el Sovetio donis specialan karakteron al S-ulo; tamen oni ne povas paroli pri frakci-tendenco, kiel faras k-do Zawada. Ne ĉiuj artikoloj el Sovetio devenas de komunistoj.
K-do Guma-Paris opinias, ke sennaciismo ne povas ekzisti per si mem, sed estas vivigata per la kunlaboro de la div. tendencoj. Ni estas devigataj akcepti ĉiujn tendencojn. Postulas liberecon ne nur por kom. kaj soc. dem. frakcioj, sed ankaŭ por anarkistoj. Li, kvankam bedaŭras, tamen senkulpigas la fondon de aparta organizaĵo TLES. Parolas pri rifuzitaj anarkist-tendencaj artikoloj.
K-do Lanty-Paris: Regas konfuzo pri la karaktero kaj la laboro de la frakcioj. En la kadro de SAT ne ekzistas frakcioj. Sed tamen la SAT-anoj rajtas kunveni aparte, por prisdiskuti siajn proprajn komunajn aferojn. Frakcia laboro povas esti tre fruktodona. Kial la anarkistoj ne fondis tian frakcion el SAT-anoj? TLES estas aparta organizaĵo. La kom. tendenco montriĝis en la gazeto, ĉar la komunistaj k-doj estis pli agemaj.
K-do Feith-Wien aludas sian proponon pri dezirindeco de superpartia skribmaniero en la gazeto. K-do Lerchner: SAT estas kulturorganizaĵo. Se vi zorgas tre atente, tiam forrestos disputpunktoj. Iu parolis pri «estroj» en SAT. Ni ne havas vere estrojn en SAT, sed laborsklavojn. Por la elekto de DK. la Dresdenanoj anonciĝis tro malfrue. Ili havis sufiĉe da tempo antaŭe por anonci sin. Por la elekto de DK. ni devas nepre trovi alian vojon, ĉar la nuna elektmaniero estas tute malpraktika. K-do Guma legas liston de rifuzitaj (laŭdire) artikoloj kaj transdonas al k-do Barthelmess. Por pruvi komunismemon de SAT, li legas tradukon de la antaŭparolo de raporto, kiun k-do Lanty sendis al Komintern antaŭ unu jaro.
K-do Lanty respondas, ke tiu raporto estis privata afero, ke li do rajtus pri ĝi ne respondi publike. Li ne pritraktos la etikan flankon de la fakto, ke kontraŭuloj uzas privatan dokumenton rabitan. Sed tial ke li estas certa, ke k-do Guma ne havas ian ajn respondecon en la rabo de tiu dokumento, li konsentas doni klarigojn pri sia raporto al Komintern. Li diras, ke li pledis advokatece kaj sekve uzis ĉiujn argumentojn konvinkokapablajn. La riproĉoj de k-do Guma, bazitaj sur la dirita raporto, ne respondas al la faktoj. Malveras, ke la komunistoj havas la plimulton en la E. K. de SAT. La vero estas, ke post la eksiĝo de Lanty restas en ĝi nur unu komunista partiano: k-do Glodeau, la aliaj E. K. anoj estas ĉu anarkistoj, ĉu senpartiuloj. La pli vigla kunlaborado de komunistoj ne estas riproĉinda, sed imitinda, konkludas k-do L.
K-do Barthelmess respondas al k-do Guma, ke al li ne konataj estas tiuj cititaj artikoloj, kiuj estas laŭdire rifuzitaj de la redakcio. Li deziras, ke oni esploru la aferon.
K-do Hejda-Wien proponas, ke oni sendu plendon al la Aŭstria registaro pro neenlaso de niaj rusiaj kamaradoj.
K-do Slezak subtenas la proponon kaj petas unuaniman akcepton.
La propono estas unuanime akceptata.
K-do Lanty demandas la Kongreson, ĉu necesas elekti komisionon; kiu esploru, ĉu kaj kiaj artikoloj estas rifuzitaj de la redaktoro.
K-do Feith: La kontraŭsovetiajn artikolojn kontrolu.
K-do Barthelmess: Tiajn artikolojn mi entute ne ricevis.
K-do Richter konstatas, ke la Kongreso, insistas elekti komisionon el Leipzig’aj kamaradoj (sidloko de la redakcio).
K-do Zavada: Ĉar oni ne konas la Leipzigajn k-dojn, la proponkomisiono zorgu kaj la Kongreso interkonsentu poste.
K-do Richter: La proponkomisiono same ne konas la k-dojn. La Leipziga grupo komisiu mem tri aŭ kvar k-dojn el la diversaj tendencoj, kiuj kontrolu la artikolojn rifuzitajn.
Tiu propono Richter estas akceptata.
Sekvas sciigoj de la Loka Kongres-Komitato pri vesperaj mitingoj kaj debato pri konstituo kaj labormetodo de la propon-komisiono.
Tria laborkunsido, 12. aŭgusto matene.
Post legado de salutoj sekvas la
Raporto de Sennacieca Revuo kaj de Eldona Fako
K-do Barthelmess (anstataŭ la redaktoroj, kiuj ne povis veni): Ankaŭ nunjare ni bedaŭre ne povas ĉeesti mem por persone prezenti al vi la jaran raporton pri nia redakta laboro en S.R. Tamen ni mem estus malkontentaj pri nia laboro, se ni bezonus nepre ĉeesti la Kongreson kaj persone pledi por nia revuo — ni ĉiam celis, ke la revuo mem pledu por si, ke ĝi atingu tiun gradon de la kvalito, kiu permesus ne uzi la helpon de advokatoj. Ni bedaŭrinde ne povas tuj aŭskulti viajn sugestojn pri nia laboro, sed ni estas certaj, ke tiuj sugestoj venos en la formo de viaj konkretaj kunlaboraĵoj, per kiuj vi helpos al ni forigi niajn mankojn. Ĉar nia laboro super la revuo estas samtempe via laboro, ĝi estas laboro kolektiva. — Kiel pasintjare nia tasko restis kaj restos por sekvantaj jaroj — flegi la ĝermojn de la naskiĝanta literaturo sennacieca. Fakto konstatinda estas, ke aperis sufiĉe multe da rakontoj pasintjare en nia revuo, kiuj jam havas la ĝermojn. Ankoraŭ karakteriza trajto estas, ke la aŭtoroj de niaj originalaĵoj ofte sin kaŝas per pseŭdonomoj. Tiuj nomoj eĉ laŭsone apartenas al neniu nacio, neniun nacian nomon ili memorigas. Ili estas la sonoj el la naskiĝanta sennacieca Novo. Ke niaj originalaĵoj valoras, montras la fakto, ke la granda ĵurnalo «L’ Humanité» aperigis tradukon de originala rakonto el nia revuo. Kaj eĉ la «neŭtrala organo» Esperanto, dum du jaroj silentinta pri nia revuo, rekonas la diversfakan forton de nia SAT-kolektivo! — Pasintjare la revuo iom kreskis en sia amplekso, iom plibeliĝis pro pli multaj ilustraĵoj kaj ornamaĵoj. Sed tiu kresko ne korespondas al la kresko de nia laboremo kaj al la pliampleksiĝo de nia programo. La sekvantaj ciferoj tion bone ilustras: En 11 numeroj de la revuo aperis 97 verkoj, do je 15 pli multe, ol dum la tuta jaro antaŭa. Belarta prozo, malkreskis de 50 ĝis 33%, cedinte 17% parte por la pliampleksiĝo de l’ scienca fako (nunjare 20%, antaŭe 17%) kaj pliparte al la nova — pedagogia fako, kiu enhavis 14% de ĉiuj aperintaj verkoj. Ne ŝanĝiĝis la kvanto de poeziaĵoj (25%) kaj de priliteraturaj skizoj (8%). Tiuj ciferoj plimalpli permesas al ni konkludi, ke nia revuo montriĝis ĉefe literatura kaj ke la fakoj scienca kaj pedagogia apenaŭ en ĝi dume nur kiel fakoj kompletigaj: Ĉefe la amplekso de la revuo ne permesas, pligrandigi tiujn du fakojn, kvankam rilate al la pedagogia ni suferis ankaŭ ioman mankon de kunlaboraĵoj. Ŝajne ni ne jam sukcesis trovi necesan direkton por ĝi, kaj ni tre deziras, ke en via diskuto vi helpu trovi tiun vojon. Nia pedagogia fako devas esti destinita ne nur por pedagogoj. La problemoj de edukado apartenas al tiuj, kiuj turmentas nin dum la tuta vivo (lernejo, memedukado, propraj infanoj, socia laboro). Ni ne lasu tiujn zorgojn sole al pedagogoj, ni ĉiuj estu kunlaborantoj de nia pedagogia fako. En la scienca fako ni povas noti formiĝon de soci-scienca subfako. Ĝi karakterizis sin per 7 aperintaj artikoloj, ĉiuj tradukitaj, dum el 13 aliaj sciencaj artikoloj nur unu estas tradukaĵo. — Pri la lingvaĵo de nia revuo ni ripetu, kion ni diris en la antaŭa raporto: nia lingvaĵo devas ĉefe respondi al la peresperanta karaktero de nia revuo; ĝi ne povas esti stagna, dumkiam la vivo kaj la tekniko progresas; ĝi ne povas salti antaŭen, postlasante post si la vastan legantaron; ĝi ne povas aliflanke resti sur la nivelo de lingvokomencantoj — traktante pri la temoj sciencaj kaj teknikaj, ni atendas certan lingvoposedon ĉe nia legantaro. — Lastjare 39% de verkoj aperintaj estis originalaĵoj, nunjare ni jam havas 46% da ili. Tio estas jam rezulto el
— página 6 —
6 — SENNACIULO
la ekzisto mem de nia revuo: ĝi vekas la literaturajn kapablojn en nia SAT-medio, ĝi ebligas al ili sin ekzerci kaj plialtigi la artan kvaliton de siaj verkaĵoj. Ni konstatas tendencon de kreskado de originalaj verkoj. De vi dependas, ĉu estontjare eĉ plifortiĝos tiu tendenco, ke fine tiu tendenco fariĝu definitiva sukceso sur nia vojo al sennacieca literaturo.
Eldonkooperativo. Malgraŭ teknikaj malhelpoj, financaj malfacilaĵoj — ni devis vivteni semajnan gazeton kaj monatan revuon — ni sukcesis eldoni diversajn novajn librojn, inter ili unuavice la luksan, ampleksan Kantaron. Per du novaĵoj ni esperas plisukcesigi la funkciadon de nia Eldona Fako: per eldono de akcibiletoj (unu- kaj duondolaraj), kiuj donu certan garanti-fondon al la kooperativo kaj signu pli klare la kooperativan karakteron de la entrepreno, kaj per aperigo de perioda «Biblioteko de Sennaciulo», en kiu estu aperigataj diversfakaj verkoj, literaturaj-beletristikaj, sciencaj, soci-politikaj kaj — laŭ nia projekto — ankaŭ pedagogiaj. Se vi varbas fervore por tiu entrepreno kaj subtenas per propra via abono (ni bezonas kelkcenton da certaj abonantoj), ni ankaŭ tiurilate povos sukcesi kaj plivigligi nian eldonagadon. Temas kompreneble pri malgrandaj verketoj, cetere prefere legataj, ĉar por grandaj publikaĵoj bedaŭrinde la mono mankas. Ni esperas, spite la altaj kostoj de du gazetoj, ankaŭ prosperigi nian eldonan fakon.
Debato
K-do Bässler atentigas pri la alta propagand-agita valoro de la Prol. Kantaro eldonita de ni. Kompartio Germana oficiale postulis tradukon de kantoj por utiligo en germanlingvaj kantaroj.
K-do Revo plendas pri maldiligenteco de k-doj en kunlaboro al S. R. Tre malmulte da ekonomi-sciencaj artikoloj aperis. Tamen ili estas gravaj, ĉar la proletara klasbatalo staras sur ekonomia bazo. Mia tiurilata alvoko ne estis atentata eĉ de unu kamarado. En ekonomia kampo la disputoj pro tendenco ne estas, aŭ estas tre malgrandaj. En tiu kampo ni bezonas tradukojn de valoraj verkaĵoj. Por ni kiel proletoj tiu kampo estas treege grava.
K-do Zavada ankaŭ deziris, ke oni pli multe da loko dediĉu al sociologiaj artikoloj. Deziras eldonon de meti-sciencaj libroj. Opinias, ke la Kantaro estas tro ampleksa kaj pro tio tro multekosta. Deziras, ke oni dividu la Kantaron laŭ nacidevenaj partoj, tiamaniere ebligante la aĉeton de diversaj pli malampleksaj partoj. Deziras aperigon de gravaj tradukaĵoj. Kiam aperos la «Etiko»?
K-do Feith: Mankas ekonomi-sciencaj artikoloj. Pri tio kulpas la spirito de la membraro. Kial oni moke parolas pri iuj profesoroj, kiuj donas konsilojn? Ni ne forpuŝu ilin. Proponas pli grandan propagandon inter socialismaj intelektuloj, ĉar ni bezonas ilian kunlaboron.
K-do Revo: Por publikigi grandajn verkojn ni nuntempe ne estas sufiĉe fortaj, ni kontentiĝu publikigi eltiraĵojn, ĉapitrojn, ekzemple de Marksa «Kapitalo» k. a. verkoj.
K-do Guma opinias malaprobinda la dividon de la Kantaro en diversajn partojn kaj kontraŭ la sennacieca spirito.
K-do Barthelmess: Momente ni ne kapablas eldoni grandajn tradukaĵojn nek specialistajn verkojn, nur legotajn de kelkaj k-doj (meti-sciencajn librojn proponitajn de k-do Z.). Pro sama kaŭzo ne aperis la «Etiko». Kial la anarkistaj k-doj ne kolektis, laŭ nia ofta alvoko, monsumojn por la eldono de tiu verko (per antaŭmendoj ktp.) anstataŭ uzi la monon por eldono de nova gazeto (konkurenca al nia gazeto)? — La Kantaro ne havas valoron, se ĝi estos dividita laŭ nacidevenaj partoj. Ĝi perdos sian sennaciecan karakteron.
K-do Ultmann-Wien anoncas fakkunsidon de Instruistoj, resp. Instruantoj.
K-do Pakosta, reprezentanto de Ĉeka Kom. Lab. Partio, salutas la Kongreson.
Lingvaj demandoj
K-do Feith: Mi ĝojas, ke la granda plimulto kondamnas la konfuzigojn kaj novigojn de nia lingvo kaj turnas sin kontraŭ la persongustaj ŝanĝoj. Sed la redaktoro devas havi la eblon, forigi ĉiujn atakojn al la lingvo. La ido-sufiksojn ni ne bezonas apliki. La finaĵo e (balde), kvankam ne kontraŭfundamenta, estas malkonsilinda, ĉar oni tiom longe uzis la atalan [?] finaĵon. Kion diru la komencantoj? Konfero, difero estas kripligitaj formoj neaplikindaj. En laŭfundamenta Zamenhofa Esperanto oni povas pritrakti la plej malfacilajn temojn. La kamaradoj fuŝas, ĉar ili ne legas la verkojn de Zamenhof. Mi proponas rekomendon de la fundamentaj Zamenhofaj legaĵoj (haveblaj en Paris) per la gazeto. Li plue parolas pri la pura lingvo fundamenta uzita en la gazeto «La Esperantisto» de D-ro Pfeffer. Li opinias, ke se ni daŭrigus kiel ĝis nun, venus la momento, ke iu taŭga, kapabla k-do fondus novan asocion kaj redaktus novan gazeton laŭ pura, fundamenta stilo kaj lingvo. Oni ne troseriozigu la tekston de la gazeto. Ankaŭ la laboristo volas legi belajn, simplajn tekstojn en la gazeto. Neologismojn kaj novajn formojn rajtu forstreki la redaktoro. Neologismojn oni nur uzu en okazo de nepra neceso. Oni ne enuigu la legantojn de nia gazeto. Politiko devas resti for. — En «Petro» mi bedaŭras la citon de novaj sufiksoj nenecesaj.
K-do Richter proponas kunfandon de la propono de k-do Feith entenita en lia referato, kun la jam faritaj samtemaj proponoj. (Konsentite).
K-do Svidt-Bratislava petas, ke oni donu al la redaktoro(j) precizajn instrukciojn. Li opinias, ke la kurslibreto «Petro» ne estas sufiĉe akomodita al la hungara lingva uzo kaj tial malfacile utiligebla en kursoj gvidataj de li.
La diskuto estas interrompata pro la progresinta tempo.
Fakkunsidoj: 5 a h. Instruantoj, 6 a h. Kom. frakcio, ½ 8 a h. (alimatene) LEA-oj (naciaj lab. org.), vendrede 5 a h. Naturamikoj.
Kvara laborkunsido, 12. aŭgusto posttagmeze
Daŭrigo de la debato pri lingvaj demandoj
K-do Krstulović-Wien: K-do Feith ne sufiĉe konsideris la realan situacion. Ni fakte ne havas unuecon en la lingvo. Diversmaniere estas instruitaj la kamaradoj. Ekzistas tiom da lab. esp. organizaĵoj kaj tiom da lingvinstruaj metodoj. Ankaŭ ni ne havas propran vortaron.
K-do Revo: La nuna sistemo de enkonduko de novaj vortoj kaj afiksoj kondukas nian lingvon sufiĉe rapide al abismo, kiu jam nun estas videbla. Ni lernu el la historio de lingvo internacia, kiu avertas nin (Volapük). Ekzistas «neŭtrala» Esperanto-movado. Sed SAT estas en la tuta esp. movado la plej aktiva, antaŭenpuŝanta elemento. La okuloj de ĉiuj pli kaj pli direktiĝas al SAT: Komparu la hodiaŭan Kongreson kun la fakkunveneto en Praha (1921). Ni havas en niaj manoj la tutan kulturan heredaĵon, kiun lasas al ni la burĝa klaso. Nur Esperanto en la manoj de proletaro povas esti savata. Nia respondeco tial estas multege pli granda. Se ni ne atentas pri la pureco de la lingvo, tiam estas nia kulpo, se Esperanto eble havos la saman sorton kaj destinon kiel Volapük. Ni turnu nin kontraŭ ĉiuj novigoj en nia lingvo. K-doj plendas, ke ili ne povas instrui, ĉar novaj formoj aperas. Nur estas malmultnombraj ja la futuristoj. Nur kelkaj — la verkintoj — estas por la novigoj, la legantoj estas kontraŭ. Nia Kongreso havas la povon forigi tiun staton. La redaktistoj devas havi gvidlinion. Ĝis nun ni ne povis riproĉi pro la antaŭaj decidoj, kiuj vokis al lingva toleremo. Toleremo ĝis kia grado? Toleremo estis tro granda dum la lasta tempo. Esperanto devas evolui, sed ĝi devas evolui en certe difinitaj linioj. Estas strangaj revoluciuloj tiuj k-doj, kiuj opinias ke la plej bona kampo por la agado estas la lingvo. Kontraŭ ili ni devas rigore paroli. Rilate la lingvon tre konservema devas esti la lab. klaso. Ni devas havi lingvon, kiu estu komprenata dum kelke da jaroj kaj jardekoj, de tiuj, kiuj lernas. Eĉ Ido havas periodon de «stabileso». Tri kategorioj de lingvaj formoj estas nepre forstrekendaj: 1) Persongustaj novigoj, 2) Konfuzigaj simpligoj, 3) Superfluaj esprimoj. Ni tute ne ankoraŭ elĉerpis la lingvan materialon de Esperanto. Bedaŭrinde nur malmultaj konas la verkojn de Zamenhof, ĉar la plejmultaj ne estas multjaraj, sed kelkjaraj esperantistoj. Ili do ne havas lingvan tradicion. Tial mi proponas (kiel deziresprimo), ke estus bone, se Sennaciulo kiel felietono almenaŭ dummonate publikigus artikolon aŭ tradukaĵon de D-ro Zamenhof aŭ alia konata aŭtoro. Ankaŭ en «La Lernanto» oni povas fari tion. Oni devas iri en la profundecon, sed ne en la larĝecon. Tamen necesaĵojn (ekz. «end») ni ne forpuŝu. Kontraŭ necesaj novigoj ni ne devas paroli, ĉar aliel ni estus reakciuloj. Ni devas plifaciligi ĉiam al niaj lab. lernantoj la lernadon de la lingvo, ĉar lacaj post laboro ili venas hejmen, do ni ne kreu artefaritajn malfacilaĵojn. Por la lingva gvidado de la organoj ni bezonas «ŝtalan manon», kiu elŝiru ĉion neutilan, por ke ni ne havu lingvajn disputojn, ĉar ni bezonas niajn fortojn sur la klasbatala kampo por la proletaro!
K-do Slezak prelegas leteron de k-do Kerr (el Usono), kiu plendas pri multaj vortoj ne troveblaj en vortaro. La Viena SAT-anaro, okupinta sin pri la lingva demando, sin esprimis kontraŭ superfluaj neologismoj en esp-o, kontraŭ ŝanĝo de strukturo de SAT, kaj por koncentrigo de la propagand- kaj varblaboro. La redaktoro ricevu permeson, forigi ĉiujn neologismojn. K-do Guma opinias, ke novaj formoj estas tolereblaj, se ili estas bazataj sur la Fundamento. «La Lernanto» donu legaĵojn en klasika stilo. Li citas kelkajn vortformojn, kiujn li opinias taŭgaj (ekz. mallongigon de «kaj»). K-do B. (el Blanka lando): La lingvo estu prefere iom pli malfacila, sed fiksa, neŝanĝebla. Ni ne faru longajn lingvajn diskutojn, sed laboru praktike per esp-o por la laboristaro. Krei unuecan lernilon por ĉiuj lingvaj teritorioj ŝajnas tre malfacile. La rekta metodo estas aplikebla. Sed en 90% mankas la kapablaj instruantoj. SAT ne estas la ejo por lingvaj eksperimentoj.
Itala SAT-ano: Italaj k-doj deziras, ke la gazetoj de SAT konservu sian klasan karakteron, ke la nuna organiza formo de SAT restu konservata, kaj ke la lingvo restu, kiel ĝi estis kreata de Zamenhof.
K-do Revo parolas kontraŭ la mallongigo de «kaj», pro estetikaj konsideroj. K-do Klopfleisch (komisie de k-do Deubler): La Münchenaj kaj sudbavaraj SAT-anoj ankaŭ esprimas sin kontraŭ la reformoj de la lingvo.
K-do Guma opinias, ke oni post kelka tempo kutimiĝos (laŭ estetika vidpunkto) al la mallongigo de «kaj», sed ne insistas pri la afero.
K-do Feith parolas por la pli longaj formoj, ĉar ili pli facile estas legeblaj ol la mallongaj. K-do Guma: «enda» oni akceptis kiel pli mallonga formo (anst. devas esti -ota).
K-do Scheithauer (nome de la Proponkomisiono): Pri la lingva afero estas faritaj tre multaj proponoj. Kelkajn preskaŭ samtendencajn la komisiono kombinis. La komisiono proponas por akcepto kiel ekstrakto la jenon:
«Konsiderante la nunan staton de nia Asocio kaj konsiderante la evoluiĝeblecon de esp-o inter laboristaro, la Kongreso konstatas, ke esperanto sufiĉas por ni, kiel ĝi estas ĝis nun. Lingvajn kompletigojn, kiuj montriĝis necesaj kaj kiuj estas enkondukataj per praktika uzado, ankaŭ uzu niaj organoj. Prilingvaj diskutoj ne plu aperu en S-ulo, sed en Senn. Revuo.»
K-do Feith opinias, ke «lingvaj diskutoj» ankaŭ ne estas necesaj en Senn. Revuo.
K-do Lanty klarigas, ke S. R. havas sciencan parton, sub kiu oni diskutu ankaŭ lingvosciencajn temojn. En la tekstoj tamen oni
— página 7 —
SENNACIULO — 7
ne uzu la novaĵojn. K-do Revo: Lingvaj diskutoj estas necesaj. Ekzemple por ekonomiaj artikoloj ni devas serĉi novajn vortojn.
K-do Lerchner klarigas, ke temas nur pri scienca traktado de lingvaj temoj, kiun oni devas permesi en S. R.
La propono formulita de la komisiono estas unuanime akceptita.
Radio-Salutoj el Moskvo
Moskvo. Ĵaŭde, la 13an de aŭgusto en „Pravda» aperis publika protesto kontraŭ la ago de aŭstria registaro, per kiu ĝi rifuzis envojaĝpermeson al Sovetiaj SAT-anoj, intencintaj partopreni la kvinan Kongreson. La saman tagon per la plej potenca radiostacio („Moskva je la nomo de Komintern») estis radie transdonita al Vieno salutparolado al la SAT-Kongreso. La paroladon faris K-do Demidjuk.
Pro manko de loko ni nur aperigas unu alineon el la radioparolado de Moskvo. Jen:
La registaro de la kongreslando ne deziris, ke nia voĉo aŭdiĝu en Vieno. La registaro de l’ kongreslando opiniis malhelpi per tio nian proletan solidarecon, ĝi sentis ke ni jam venkis la lingvajn barojn, ke la diverseco de lingvoj ne plu povas malhelpi nian solidarecon kaj ĝi fermis antaŭ ni la landlimojn por ke nia voĉo ne aŭdiĝu en Vieno.
Kaj, malgraŭ tio, ni hodiaŭ sendas al vi per radio-ondoj nian voĉon, nian saluton, nian kelkminutan almenaŭ partoprenon en via laboro. Kaj tio estas la unua fojo en la historio de laborista movado ĝenerale, ke malgraŭ la fermitaj antaŭ ni landlimoj nia voĉo povas tra la distanco aŭdiĝi inter vi! Nia komuna lingvo en kunlaboro kun la progresanta tekniko ne plu havas barojn por manifesti nian sennaciecan solidarecon.
Kiel ni propagandu SAT?
Legante la multajn kaj oftajn artikolojn pri organizformo de SAT, pri nia prilingva starpunkto ktp., mi ofte pensas: kial do oni tiom multe parolas pri tiuj aferoj. Se SAT ankoraŭ ne estas sufiĉe forta kaj multmembra, tio ja ne dependas de ĝia organizformo aŭ ĝia prilingva starpunkto, sed de la nesufiĉa aktiveco de multaj el ĝiaj membroj.
Tial mi proponas al la k-doj: ne parolu aŭ skribu tro multe pri ĉi tiuj temoj, sed agu, laboru, propagandu.
En Nederlando kelkaj diverslokaj k-doj fondis Rondon por SAT-propagando, pagante ĉiumonate 20 — 25-cendan kotizon al ĝi. Per tiu ĉi mono ni eldonas ĉiumonatan cikilostiligitan folieton «La SAT-Propagandisto¹)». En tiu ĉi gazeteto ni publikigas artikoletojn pri SAT, reklamojn por SAT-organoj kaj SAT-libroj, sciigojn pri novaj SAT-eldonaĵoj ktp. Ni sendas ĝin al ĉiuj lab.-esp.-grupoj en nia lando, al SAT-anoj, al Sennaciulo-legantoj ktp. Tiamaniere ni esperos iom post iom kreskigi la SAT-movadon en Nederlando.
Ĉu ankaŭ alilande aŭ aliloke ne estus farebla io tiurilate? K-doj, pripensu. Ne nur parolu, prefere agu! 670.
¹) Interesuloj petu ekzempleron, sendante respondkuponon al k-do J. M. Duinker, Doolhof 3, Den Helder (N. H.).
Kamaradoj ĉiulandaj! Por «Kabineto de Lingvoscienco» en Laborista Fakultato estas bezonataj specimenoj de plej diversaj lingvoj kaj de pres- kaj skrib-alfabetoj. Sendu, kiu povas, specimenojn de nacilingvaj broŝuretoj, gazetoj k.t.p. (precipe estas dezirataj orientaj alfabetoj — arabaj, hindaj k. a.). Estas ankaŭ tre dezirataj p. kartoj, duone skribitaj nacilingve kun traduko esperanta. Ĉio estas akceptota kun danko.
Sendu laŭ adreso — Viatka (Sovet-Unio) Engels-str. 52, kv. 2, al K. P. Suhanov.
Leĝeco estas nur perforto
Oni devus tamen fine malembarasiĝi je l’ sofismo ŝatata de l’ oficialaj paroladistoj, kaj kiu konsistas kontraŭmeti la perforton al la leĝeco. Kvazaŭ la leĝeco ne estas la perforto! la tipa perforto, la perforto seninterrompa kaj sistema, la perforto leĝigita kaj sanktigita, sed tamen la perforto! La neleĝa perforto kontraŭiĝas je l’ leĝeco nur kiel du perfortoj kontraŭiĝas unu la alian, kaj ne kiel la perforto kontraŭiĝas je l’ paco.
Ĉiuj socioj organizitaj estis fonditaj ĝis nun sur la ekspluatado de homo per homo. Tiu ekspluatado nur daŭras per la perforto. La ekspluatata homo forigus tuj la ekspluatadon, kies ĝi estas viktimo, se ĝi ne estus trudita per la perforto. La leĝeco nur estas la kodigo de l’ perfortaj agmanieroj aplikendaj por daŭrigi la ekspluatmanierojn de iu socio.
* * *
La antikva socio estis fondita sur la sklaveco. Kiu riskos nun firme aserti ke sklaveco ne estis perforta ago? Perforte la sklavuloj estis konkiritaj, perforte ili kaj ilia idaro estis daŭre disponitaj de siaj posedantoj. La forkuranta sklavulo perforte estis rekondukita al sia mastro. La sklavulo malkonsentinta labori estis torturita. Ĉi tuta perforto estis nur la rigora apliko de l’ leĝeco.
Uzante la specialan terminaron de niaj radikalaj burĝoj, oni devus do nomi «perfortemulo» la sklavulon provintan sin forsavi de sklaveco, kaj «pacemulo» tiun, kiu tie lin tenis.
Nu, se nuntempe la ekspluatmanieroj de homo per homo aliformiĝas, se ili estas pli insidaj, tamen ili ekzistas; kaj nuntempe, same kiel antaŭtempe, ili daŭriĝas nur per la perforto, la tradicia perforto, la leĝa perforto.
Ni rememorigu la gravajn principojn.
Ĉe l’ kapitalista socio, la homo ne plu havas la posedrajton pri homo, sed ĝi havas rajton al si proprigi produkt- kaj vivrimedojn. Rezultas el tio, ke ĉiuj produkt- kaj vivrimedoj ekzistantaj en la mondo fariĝis la ekskluziva posedaĵo, la monopolo de limigita nombro da uloj. La granda maso de aliaj, de tiuj, kiuj — ĉar ili ne estas el tiu klaso — trovas neniajn produkt- kaj vivrimedojn disponeblajn, estis trudataj, je puno de morto pro malsato, sin fordoni al la unuaj, fariĝi «memvolaj» sklavuloj de l’ posedantoj de l’ produktrimedoj. De tiam, kiel siaj antaŭuloj, t. e. la posedintoj de sklavuloj, ĉi kapitalistoj havas la eblecon aljuĝi al si tion, kion produktas la laboro de iliaj sklavuloj, t. e. la salajruloj. Same kiel la antikva sklaveco, la moderna proleto estas kontentiĝonta per la «konserva porcio», kiun al li liveras la mastro por ke li povu daŭre produkti kaj ŝviti profiton.
Kio tion permesas? Pro kio la homo, kiu ne posedas terparton, ne povas sin instali sur nekulturata terparto, kaj kulturi ĝin por nutri sin kaj siajn samfamilianojn? Pro kio la laboristo ne povas finsemajne ricevi sian tutan laborprodukton? Pro kio li estas trudita allasi al la kapitalisto parton el la valoro, kiu estas faraĵo de liaj manoj? Pro la perforto! Se proleto, t. e. unu el tiuj, kiuj nur posedas sian laborforton, ekmaltimus voli produkti sen la permeso de tiuj, kiuj posedas posedajdokumentojn, se salajrulo intencus konservi por li sian tutan laborprodukton, la perforto proteste kontraŭstarus antaŭ ili laŭforme de ĝendarmo aŭ de malliberejgardisto. La burĝaro vane klopodas kaŝi la realaĵon per konfuzamasaĉo de subtilaj ideoj kaj maldelikataj pompoj, ĝi vane klopodas helpe partoprenigi malsimplajn kodojn kaj talarulojn, la tuta funkciado de ĝia «sociordo» nur estas certigita per la revolvero de ĝendarmaĉo kaj per la ŝlosiloj de kaporalo.
Kiam la mastro perforte prenas, dum la pagtago, parton el la laborprodukto de siaj laboristoj, nur donante al ili salajron kiu valoras malpli ol tio, kion ili produktis, li ne agas alimaniere ol la rabisto, kiu elrabas sian viktimon. Ambaŭ perforte agas. Tiu ĉi agas minace de sia revolvero; kaj tiu agas minace de ĝendarmo kaj de malliberejo.
La neleĝa perforto estas tiu, kiu kontraŭas al la leĝa perforto. Kiam la malleĝa perforto superas la leĝan perforton, la sociordo fondita sur tiu-ĉi estas malaperonta. Nova sociordo stariĝos, bazota sur la nova perforto, kaj ĉi-perforto malĉesos daŭrigi sian ekzistadon. Sed triumfonta, ĝi sin nomos de nun «leĝeco». En ĝia nomo de nun oni anatemos¹) la novajn formojn de l’ perforto, kiujn edifos tiuj, kiuj volos sin defendi kontraŭ ĝi.
La ekspluatatoj, kiuj aspiras rezigni la perforton, realece estas nur tiuj, kiuj akceptas obei al ĝi. Ne estas pacemuloj kaj perfortemuloj. Estas nur tiuj, kiuj rezignas je l’ perforto trudita al ili, kaj tiuj, kiuj rifuzas ĝin.
R. Louzon
Esperantigis Johano 1771. El la franca revuo de popoledukado «Emancipita Lernejo».
- malbenos, kondamnos, persekutos (vortoj kun parenca senco). Red.
— página 8 —
8 — SENNACIULO
KRONIKO
Estonio
Tallinn. La 25. VII. nian urbon traveturis ĉ. 300 svedaj gekamaradoj, ekskursintaj al Sovetio, el ili 8 SAT-anoj. Bedaŭrinde svedaj kamaradoj ne antaŭsciigis nin kaj nur dank’ al hazarda renkonto de l’ raportanto, ni sukcesis kolektiĝi kvinope ĉe la albordiĝejo, kie ni pasigis agrablan horon en kamaradeca SAT-rondo. Al la vizitintoj nian sennaciecan saluton! 1929.
Germanio
Schweidnitz. E-movado, inter laboristaro, estas vigla. La delegitaro en la urba parlamento malaprobis peton de la Lab. E.-Grupo (peto doni 50 mk. por propagando) ĉar — E. ne estas kulturideo! La Lab. E.-Grupo aranĝis montran keston (por propagandaĵoj) kaj E.-oficejon (por lab. E.-aferoj). La estraro de la sindikataro donacis 25 mk. al la grupo. Dum granda kunveno de la I. L. H. salutis k-do S. la oratoron Chen Ting Ku (el Shanghai) en Esperanto kaj germane. K-do S. atentigis la k-don el Ĉinio pri Esp. kiel lingvo de la proletaro tutmonda. La ĉina k-do dankis kaj promesis, propagandi por ĉi-tiu celo. — Okaze de la fondiĝfesto de la I. L. H.-grupo en nia urbo, 3 k-doj prezentadis teatraĵon «Ĉu helpas la I. L. H. per E.?» Bona aplaŭdo estis la sukceso. — La I. L. H.-grupo deziras korespondadon per E. kun grupoj de I. L. H. en eksterlando. Skribu al k-do Siegert (1851).
Bavarlando LEA Distrikto okazigos en Schweinfurt la 12. vespere kaj 13. de Septembro la VIIan Distriktotagon kaj invitas ĉiujn k-dojn de la koncerna regiono. Estos pritraktata: Raportoj pri la Distrikto, Kongreso en Wien kaj de la grupoj; aŭtunpropagando kaj instrumetodo; distriktaferoj. Oni anoncu sin ĉe k-do Bumm, Heinrich, Schweinfurt, Theresienstr. 5. Proponoj rilate al la temoj traktotaj estu sendataj al k-do Deubler, Konrad, München, Arcisstr. 48, II.
Francio
Lyon. Tuj sciinte pri la afero Crouch-Trumbull, la Esp. laborista grupo ĝenerale kunvenis. 40 k-doj indigne protestis kontraŭ la juĝo de l’ milittribunalo en Honolulu. Protestletero tuj estis sendita al Usona ambasadoro en Paris. Ni publikigis deklarojn, artikolojn en gazetoj kaj zorgis por organizi seriozan kaj gravan agitadon en la tuta regiono. Plezure ni sciis pri mallongigo de l’ kondamnoj de niaj 2 k-doj. Tamen, la 26. de julio, ni partoprenis mitingon de Lyon’a komitato de I. R. H. Ĉeestis pli ol 2000 personoj. Krom la oratoroj de l’ organizaĵo parolis k-do Roux pri la proceso, klarigante ĉion, kion jam presigis «Sennaciulo». La indigno estis granda kiam la ĉeestintaro sciis ke Crouch havis 40 jarojn kaj Trumbull 26 jarojn da punlaboro, ĉar ili estis esperantistoj kaj komunistoj. Sed R. montris ke forte organizita kaj protestema laboristaro povas sukcesi kontraŭ burĝaro. La mallongigo de l’ kondamnoj pruvas tion. La sukceso de tiu parolado estis tre grava kaj favora al I. R. H. kaj esperanto, grandkvante, la lernlibroj estis venditaj! — La grupo oficiale partoprenas la batalon kontraŭ maroka milito kaj dum kongresoj kaj mitingoj kiuj estos organizitaj ni pruvos ke, krom esperantistoj, revoluciemuloj ni ja estas.
Sovet-Unio
Kiev. Antaŭ nelonge, ni, Kievaj esperantistoj, je nia granda mirego tralegis en Radio-Ĵurnalo N-o 24 (Novaĵoj de Radio) „Novosti Radio» en Moskvo, ke Kieva Radio-Stacio aplikas internacian lingvon «Ido» kaj eĉ respondas en «Ido» al ĉiuj farataj demandoj. La korespondaĵo estas eĉ ilustrita per fotografaĵo de «iuj idistoj». Ni tre bone konas la agad — kaj labormanieron de idistoj kaj ne dubis pri malvero de ĉi noteto.
Tamen ni, por senmaskigi ĉi «honestajn amikojn» de internacia lingvo, nin turnis oficiale al Kieva Radio-Stacio. Jen estas ĝia respondo:
«Al Kieva Gubfako de SEU.
Responde je N-o 41, mi sciigas, ke la noteto estas presita en la ĵurnalo «Novosti Radio» (Novaĵoj de Radio) N-o 24 de studento K. P. I., k-do Ŝaparenko, kiu veturis N. Novgorodon tra Moskvo por praktikaj laboroj.
Ĉi noteto estis lokita, verŝajne, kiel liaj personaj konsideroj sen iaj rajtigoj kaj bazo.
Estro de Kieva Radio-Stacio Ĥomenko. 29. VII. 1925 jaro.»
Nia mirego estis des pli granda, ke nia Kieva fako de SEU laŭ la invito de R. Stacio antaŭ kelke da tempo organizis en Stacio esper-kursojn por radiistoj kaj nun ni intertraktas pri organizo de esper. kursoj en la stacio laŭ sistemo de Moskva Stacio MGSPS.
Por denove kaj denove substreki la fiagadon de idistoj, Kievaj esperantistoj petas ĉiujn esper. gazetojn represi ĉi-leteron.
RECENZEJO
Represis el S-ulo: Der Freidenker, Essen, julio, La lingvo de dio (S. 29), L’ Internationale de l’ Enseignement, Paris, n-o 9/10, Analfab. en Sib. (S. 18), Lernejoj en Italio (S. 32), Assurance Agents Chronicle, Manchester, 22. 8., Alvoko el Ŝanhajo (S. 41).
Represis el S. R.: Naturfreunde-Mitteilungsblatt, Remscheid, julio, Sekretoj de Danubo (majo).
Enpresis div. artikolojn kaj notojn: L’ Ecole Emancipée, Paris, aŭg., pri broŝuro de Lanty, Brandenburger Zeitung, Brandenburg, 6. kaj 7. 8., pri SAT-kongreso kaj Esp. en Sovetio, Die Einheitsfront, Breslau, junio, The Socialist Review, London, aŭg., art. de M. Starr.
Nova gazeto. Libera Laboristo. Oficiala organo de TLES (Tutm. Ligo de Esp. Senŝtatanoj). Adm. A. Bolle, Tresckowstr. 58, Berlin N. 58. — N-o 1 aŭgusto 1925 — 16 pĝ.
La skismanoj aperigis la unuan numeron de nova, provizore dumonata gazeto, kun artikoloj de anarkista tendenco. La agmaniero de la k-doj respondecaj pri tiu disbato de niaj fortoj publike estas sufiĉe karakterizita dum la Va kongreso en Vieno. Oni legu atente la tiurilatajn tekstojn en la «Kongresa Protokolo».
Solvo de la enigmoj en n-o 47.
El la literoj, kiuj konsistigas la karikaturojn, oni povas formi la jenajn vortojn karakterizajn:
- Kapitalisto, 2. Mensogulo, 3. Faŝisto, 4. Nobelo, 5. Espero . . . . . .
Aŭtoro: V. Kuzjmiĉ, Kremenĉug (3975).
Ni protestas!
Aŭstria registaro malpermesis al niaj rusaj kamaradoj ĉeesti la V. SAT-kongreson.
Ni, smolenskaj esperantistoj, kvankam ankoraŭ ne unuiĝintaj ian grupon, aligas nian voĉon al la protesto de CKSEU je okazo de ĉi-malpermeso.
Ni diras al la Aŭstria registaro: malgraŭ via malpermeso, malgraŭ penoj de kapitalistaro malhelpi firmigon de l’ tutmonda proletara solidareco, vortoj de vero pri Soveta Unio, skribe kaj dire, tra montoj kaj oceanoj, per tero, aero kaj akvo trafos mensojn kaj korojn de niaj alilandaj fratoj.
Ni promesas de hodiaŭ plifortigi nian korespondadon kun alilandaj laboristaj esperantistoj kaj entiradi en ĉi-korespondadon niajn rusajn laborkorespondantojn.
Vivu SAT, signo kaj simbolo de l’ tutmonda laborista solidareco!
Nikolskij, Sikorskij kaj Griŝin. Smolensk, Sovet-Unio.
Alvoko
En septembro de k. j. en Lodz estas aranĝota granda Esperanta Ekspozicio. La Ekspozicia Komitato turnas sin kun varma peto al Tutmonda Esperantistaro, pri alsendo de diversa ekspozicia materialo, speciale statistiko kaj gazetaro. Bezonataj estas fotografaĵoj de konataj esperantistoj, por disvolvo de Esp-o decidoj akceptitaj de diversaj institucioj, gazetoj en diversaj lingvoj kun E-angulo, gvidiloj ktp.
La E. K. garantias la resendon de materialo se oni petas tion kaj rekompencos ĉiun sendinton per memoraĵo.
Adresu la sendaĵojn al sekretario:
D. Patt Lodz (Polio), ul Nowo-Cegielniana 7 m.
Saluta letero.
Ni ruĝarmeanoj, komandoroj kaj politikaj gvidantoj de Kazana regimento, en tago de sepjara datreveno de formado de la regimento, sendas niajn fratajn salutojn al laboristoj kaj kamparanoj de la tuta mondo.
Ni forte tenas pafilojn en niaj manoj kaj ĉiam estas pretaj, helpi al tutmonda laboristaro en batalo kontraŭ atako de burĝaro.
Vivu forta ligilo inter laboristoj kaj kamparanoj!
Vivu Internacionalo, kiel gvidanto de la tutmonda laboristaro!
Vivu tutmonda revolucio!
- VIII. 1925 Kazana regimento. Krasnojarsk (Sovet-Unio)
Laŭ komisio de Administracio de la regimento tradukis en Esperanton ruĝarmeano Zuj, Jakobo (4112).
[REKLAMO p.8 | 39,66,91,87] ŜTATA ELDONEJO DE UKRAINA S.S.R. — Ĵus aperis — Ĵus aperis — I. V. Voleviĉ — LINGVO INTERNACIA ESPERANTO — Praktika lernolibro por kursoj kaj memlernado kun esperanto-rusa vortaro — Rabato por SEU-organizaĵoj — 116 pĝ. Dua, reverkita kaj kompletigita, eldono: 75 kop. — Ruslingvaj propagandistoj nepre konatiĝu kun tiu nova instruilo
PRESEJO: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG (GERMANIO)
N.º 50, 10 de septiembre de 1925
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
[BILDO p.1 | 5,4,95,33] Kaplinio de la gazeto: stelo kun la literoj S.A.T. inter la vortoj «APERAS» kaj «SEMAJNE»; sub ĝi arka surskribo «ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO» kaj la granda ornama titolo «SENNACIULO».
1-a Jaro, N-o 50 — APERAS S.A.T. SEMAJNE — 10. Septembro 1925
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
Redaktoro: N. BARTHELMESS, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz | Gvidanto: Ekzekutiva Komisiono de SAT, 23, rue Boyer, Paris XX | Administranto: R. LERCHNER, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz
Cionismo — hebrea formo de ŝovinismo
Ĉu Sat-ano povas esti cionisto?
Post la kongreso de SAT. kelkaj Sat-anoj scivolaj restadis ankoraŭ en la urbo de nia V-a por viziti diversajn rondojn esperantistajn. Dum sia vagado ili venis ankaŭ en societon kiu — kontraŭe al la ĝeneralaj kutimoj de la «neŭtralaj» esperantistoj — klopodas esti vere neŭtrala kaj kies anoj, homoj kun progresema mondkoncepto, ĝojas ke ilia klubo estas libera tribuno por plej diversaj opinioj.
Tie ni renkontiĝis kun cionistoj esperantistaj, venintaj Vienon por ĉeesti la nuntempe okazantan tutmondan kongreson cionistan. Vigla diskuto ekkomenciĝis, cionistoj kaj SAT-anoj klarigis siajn vidpunktojn. La parolbatalo estis interesega: ĝi montris ke la cionista doktrino estas parenco de la ŝovinistaj, naciemaj dogmaroj de ĉiuj aliaj popoloj.
Nature ĉiu el ni ja scias ke la cionista movado — escepte malgrandan eron socialistan — estas burĝa movado kun burĝa, naciema idearo, ke ĝiaj gvidantoj estas burĝoj kaj ke ĝiaj protektantoj estas la grandaj financaj kapitalistoj de la Ligo de Nacioj. Tamen la cionismo estas ofte konsiderata kiel progresema, pacifista, libereca. La furiozegaj atakoj de la plej reakciaj klikoj (faŝistoj, monarĥistoj, feŭduloj ktp.) kontraŭ la cionismo plifirmigis la opinion ke la nacia movado de la hebreoj okupas la plej maldekstran flankon de la burĝara fronto. Estas ja ankaŭ konate ke la luktado de la cionistoj estas ofte batalado kontraŭ subpremo, perforto kaj maljusteco naciaj, kaj ĝi pro tio ŝajnas enhavi revolucian elementon.
Kion celas la cionismo? Dekkvin milionoj da hebreoj estas dissemitaj en la tuta mondo, sur ĉiuj kvin kontinentoj. Multaj el ili perdis sian naciecon kaj alprenis lingvon kaj kulturon de la ŝtato en kiu ili vivas. Aliaj trans-naciiĝis, alprenante la nacian econ de alia popolo. Kaj granda parto suferas sub nacia premo kontraŭ la semidoj direktata. La hebreojn renaciigi, ilin konduki al Palestino, tie krei propran ŝtaton hebrean, sendependan kiel ĉiuj aliaj landoj — jen la celo de la cionistoj.
«Ekzistas scienco kaj arto francaj, germanaj, anglaj ktp.», diris la cionisto, «ekzistas sciencudoj[?] kaj artistoj hebreaj, sed ne ekzistas scienco kaj arto hebreaj, ĉar ekzemple la verkoj de Heinrich Heine, de Einstein k. c. estas ĝenerale konsiderataj kiel apartenantaj ne al hebrea, sed al germana kulturo. Ni volas ke tio, kion faris hebreoj, apartenu al ni, estu taksata kiel nia propraĵo. La lingvo, la konsiloj, la voĉo de niaj prapatroj estu niaj gvidiloj en la vivo!»
Ho ve! en tiuj vortoj de la cionista esperantisto jam malkovriĝas la tuta, fundamenta diferenco inter burĝa kaj proleta mondkonceptoj. La proletaro direktas sian rigardon en la estonton, ĝi studas la pasinton nur por ĉerpi el ĝi instruaĵojn por la nuntempa, porestonta batalo; la burĝaro timas la venonton: je ĉiu paŝo antaŭen ĝi sklavece penas imiti la agojn de la antaŭuloj. Ne ĉiam la burĝaro agis tiamaniere, sed jam depost longa tempo, la burĝa klaso, revoluciema junulo, en 1789 antaŭenkuranta senpripense, fariĝis hezitema, lama grizharulo, kiu ne kuraĝas plu rigardi antaŭen, ĉar la estonto al li anoncas la certan pereon. La burĝo vidas ajon tia kia ĝi estas en certa momento; la proleto vidas ajon tia, kia ĝi disvolviĝas. La cionistoj apelacias al la doktrinoj, la lingvo, la lando de siaj prapatroj, dume ni apelacias al la evoluo de la homa socio, al niaj propraj fortoj, al nia propra batalemo, al la estonto!
El tiu burĝa mondkoncepto rezultas ke la cionismo malhavas sencon por la historia realeco. En historia periodo kiu metis sur la tagordon la liberiĝon [nelegebla] uloj sur tutmonda skalo kaj en kiuj la naciaj liberigbataloj estas nur nacie maskitaj luktegoj sociaj inter klasoj, la cionismo volas solvi la nacian problemon de nur unu nacio ne tuŝante la socian fundon! En periodo, kies ĝenerala disvolviĝo iras al pli kaj pli malvasta alproksimigo de la diversaj nacioj, forviŝante pli kaj pli la naciajn karakterecojn, al kunfando ekonomia, politika kaj lingva de ĉiuj nacioj de la tero, la cionistoj volas — almenaŭ politike — apartigi unu nacion, ĉe kiu la internacia kunfandprocedo historia jam estas tre progresinta.
Ĉu vere estas tiel grava por la homaro, scii, al kiu nacio apartenis tiu aŭ alia grandulo? Ĉu D-ro Zamenhof kreis esperanton kiel hebreo aŭ simple kiel homo? Ĉu Einstein kaj aliaj grandaj hebreoj laboras por la hebrea aŭ por la homara scienco? Sufiĉas prezenti la demandojn por tuj konvinkiĝi pri la absurdeco de tia argumento.
Sed la konceptoj de la cionistoj estas ne nur burĝaj, kiel jus dirite: ili estas ne malpli naciemaj ol la ideoj de germanaj, francaj, anglaj aŭ aliaj ŝovinistoj. Se marokanoj, ĉinoj kaj aliaj koloniaj popoloj batalas por sia nacia liberigo kontraŭ la fremda imperialismo, ni komprenas tiun bataladon kaj eĉ simpatias kun ĝi, ĉar ĝi signifas por tiuj koloniuloj aŭ duon-
— página 2 —
2 SENNACIULO
koloniuloj elkatenigon de grandaj produkciaj fortoj per detruo de feŭdaj proprajrilatoj, kaj krome por la grandaj potencoj imperialistaj, malfortigon de ilia rabfundamento. Sed la nacia batalo de la cionistoj ne havas tian karakteron. Ili ne plu bezonas sin liberigi el feŭdaj katenoj, ĉar ili preskaŭ ĉiuj jam vivas en kapitalistaj ŝtatoj, kaj ili batalas ne kontraŭ la imperialismo tutmonda, sed sub ties protekto, enkarnigita en la Ligo de Nacioj.
Ni, revoluciemaj proletoj, certe ne povas kontraŭstari nacian liberigon. Estante sennaciuloj, ni batalas por socio, en kiu ne plu ekzistu nacioj; sed ni tre bone konsciiĝas, ke ni estas nur pioniroj de malproksima estonto kaj ke la venontaj paŝoj de historio ne kondukos jam al forigo, sed al liberigo de la nacioj. Nur post certtempa ekzistado de la kolektivista asocio la nacioj malaperos iom post iom. La nobla celo: liberigo de la popoloj el subpremo kaj perforto, estas programpunkto de ĉiuj proletaj partioj. Sed ni devas nin demandi, per kiaj rimedoj la hebreoj estu liberigotaj, kaj ĉu la solvo proponita de la cionistoj estas bona.
Jam en 1844, Karl Marks skribis en broŝuro pri la «Hebrea demando», ke la liberigo de la hebrea popolo nur estas ebla en intima kunligo kun la liberigo de la laborista klaso. Kaj post kiam Germanujo, en 1871, estis aneksinta Alzason-Lotaringon, Engels avertis la francŝovinemajn alzasanojn kontraŭ provoko de nova milito german-franca, dirante ke la Alzasanoj povos atendi sian finfinan liberigon el prusaj katenoj ĝis la ĝenerala liberiĝo de la tuta laboranta homaro el kapitalistaj katenoj. La venko de l’ proletaro kontraŭ kapitalismo liberigos ankaŭ la perfortatajn popolojn. Se la proletaro ankoraŭ devas atendi sian socian liberiĝon, la aliaj ne malhelpu per semado de ŝovinismo tiun grandan laboron historian.
La proleta solvo de la hebrea demando estas sekve tre simpla: la hebreaj laboruloj batalu en intima kuneco kun la proletoj de ĉiuj aliaj nacioj por sia socia liberiĝo el la ungegoj de kapitalismo. La venko en la granda socia batalo redonos al tiuj hebreoj, kiuj ĝin deziras, ilian propran naciecon — ĝis kiam estos triumfinta sennaciismo en la tuta mondo.
Fakte ni vidas: cionismo estas burĝa kaj ŝovinista movado. Ni certe rajtas, ĝin senkulpigi pli ol — ekzemple — la francan aŭ britan ŝovinismon, ĉar ĝi estas esprimo de rezisto de kelkloke subpremata popolo (oni memoru la hebreojn en Polujo, Hungarujo ktp.), sed SAT-ano ne povas aprobi nek subteni tiun movadon.
Kontraŭe al la ŝovinismo de aliaj popoloj, la cionismo ŝajnas porti nur pacifistajn, progresemajn trajtojn. Sed ankaŭ tio estas grava eraro. Kvankam la cionisto deklamis, en la menciita kunveno, la konatan verson: «Ne al glavo, sangon soifanta…», oni devas diri, ke la metodoj aplikataj de la cionistoj en Palestino ne estas pacifistaj. La hebrea nacio estas en Palestino reganta nacio — reganta sub brita, t. e. sub internacia financestrara protekto. La reganta nacio de Palestino formas 10 ĝis 12 procentojn de la loĝantaro!!! Ĝi ekspluatas kaj subpremas la arabojn, kiuj estas la grandega plejmulto en la lando. El la «lando de profetoj» fariĝis lando de profitoj, kaj araba sango jam kelkfoje ruĝigis la stratojn de palestinaj urboj.
Eĉ se la enmigrintaj hebreoj sin organizas — kiel rakontis la cionisto — grandparte sur kolektivista bazo, restas la fakto, ke tia «socialista» organizaĵo realiĝas sur la dorso de naŭdekonoj da ekspluatataj homoj nehebreaj, ne partoprenantaj tian organizaĵon kaj ne ĝuantaj la rajton de la premantoj. Tiu situacio similas la sistemon de la antikvaj tempoj, en kiu la demokratio ekzistis nur por la supera socitavolo de «liberuloj», dume la granda amaso da sklavoj estis senrajta, subpremata kaj ekspluatata.
La reakcia karaktero de la cionismo plej klare sin malkovris en la pozicio de la cionistoj rilate esperanton. Oni certe ne povas postuli ke burĝo fariĝu SAT-ano, ke li uzu esperanton por la klasaj celoj de la proletaro. Sed ekzistas inter la burĝaj esperantistoj du grupoj da homoj: ŝovinistoj, por kiuj esperanto estas taŭga rimedo por plej diversaj celoj, la Ellersiekoj ĉiulandaj¹) kaj idealuloj, por kiuj esperanto estas instrumento de progreso, de nacia alproksimigo. Por tiu lasta kategorio, kies iluziojn ni SAT-anoj ne akceptas, ni tamen sentas estimon, ĉar ili alcelas — per falsa vojo — la bonon de la homaro.
Bedaŭre ni devas konstati, ke la cionistoj esperantistaj ne apartenas al la idealista, sed al la ellersieka kategorio de la burĝaj esperantistoj. Ili tute ne volas konsenti ke esperanto kunhelpu por la kunfando de la nacioj, ĉar laŭ iliaj opinio kaj deziro, nacio devas eterne ekzisti. Ili eĉ timas ke esperanto disdialektiĝos, se ĝi estos ĝenerale parolata — opinio, kiun oni povas aŭdi ankaŭ el la buŝo de Mussolini, de Ludendorff, de Poincaré, de Churchill, de Horthy ktp. Se iu metas sian nacion super ĉion, li ne povas esti internaciulo, kaj ja tute ne sennaciulo.
El ĉio tio sekvas, ke SAT-aneco kaj cionismo estas same neakordigeblaj kiel SAT-aneco kaj iu alia naciismo.
Lucien Revo.
¹) S-ro Friedrich Ellersiek estas fame konata en la tuta mondo pro eldono, dum la imperialista milito, de gazeto esperanta «Internacia Bulteno», enhavanta la plej infamajn falsaĵojn kaj mensogojn naciemajn.
El Angola
I
Vivo kaj moroj de indiĝenoj
S-ro Antonio Leite de Magalhães, eksguberniestro de la Angola’a distrikto Cuanza-Sul (Suda «Kuanza») ĵus publikigis raporton pri la distrikto, kiun li estris, kaj inter la diversaj aspektoj, sub kiuj li esploras la de li administritan regionon (geografio, historio, politiko, etnografio, ekonomio, k. t. p.) mi trovas tre interesan ĉapitron priskribantan la vivmanieron kaj morojn de indiĝenoj.
Kvankam tiu priskribo koncernas nur la diversajn indiĝenajn gentojn el distrikto Sud-Kuanza, oni povas ricevi per ĝi sufiĉan ideon pri la moraro de Angola’aj indiĝenoj ĉar ĉi-moroj estas, kun diversaj nuancoj, pli-malpli similaj al tiuj de la ceteraj distriktoj.
Mi prezentas al legantoj de «S.» sufiĉe detalan elĉerpaĵon el tiu Raporto klarigitan kaj korektitan aŭ mallongigitan en la punktoj, kie la aŭtoro respeguligas sian burĝecan ideologion.
Ni komencu, samkiel la aŭtoro de l’ Raporto, per priskribo de la ĝenerala vivmaniero de l’ indiĝeno.
* * *
Laŭ nutradformo, la indiĝeno estas omnivora (ĉionmanĝanta), sed la viando estas la manĝaĵo de l’ solenaj tagoj.
La vegetaĵoj konsistigas, verdire, lian ĉiutagan ekskluzivan nutradon. En la maizo, manihoto¹), fazeolo, patato²), arakido³), kukurbo, fungoj, sovaĝaj fruktoj kaj palmoleo li trovas siajn plej necesajn nutrosubstancojn. La maizo, post senigo de la brano kaj infuzo en varma akvo dum du aŭ tri tagoj estas farunigita per pistilo kaj kribrita en la «kjanda» (speco de korbo farita el palmfoliaj rubandoj) kaj tiamaniere formas la tielnomatan «fuba»n, kiu knedita en bolanta akvo, reprezentas la panon de la indiĝeno. Kaj, kiam li ne uzas la «fuba»n de maizo, li manĝas tiun el manihoto, kiun li akiras per la farunigo de tia tubero, senŝeligita kaj sekigita en la suno post kelkaj tagoj de subakvigo en fluanta akvo. Per tiu procedo la manihoto preskaŭ putriĝas, almenaŭ acidiĝas. Ĝi tiam ricevas la nomon «bombo». Ordinare, ia bolita saŭco kun palmoleo kaj salo (kelkfoje ankaŭ pistitaj folioj de manihoto aŭ de patato) donas ian guston al tiu malplaĉa pastaĵo, kiun li nomas «funji» aŭ «infunji». Plurfoje, kiel stimulilo estas uzata la ruĝa pipreto («jindungu»). La rostitaj maizo aŭ arakido, patato aŭ manihoto, la kuiritaj aŭ spicitaj fazeoloj aŭ kukurbo, la fruktoj, ĉu sovaĝaj, ĉu ĝardenaj, kaj, je bonŝancaj tagoj, la viando de l’ sovaĝaj bestoj (inkluzive la ratoj kaj la kolubroj) kaj la fiŝoj de l’ riveretoj kompletigas lian nutradon. Kiel ekscitantoj la fumon de l’ tabako, ili kulturas kaj tiun de l’ kanabo («liamba» aŭ «kan-
¹) Tropika vegetaĵo (arbetajo). ²) Terpomeca tubero. ³) Ternukso.
— página 3 —
SENNACIULO 3
gonja»), kiu kreskas senkulture, kaj la fermentitajn trinkaĵojn, kiujn la indiĝenoj, ĉu eltiras el la palmarboj («maluvu») aŭ preparas per akvo kaj maiza «fuba» kun aldono de la pistita radiko de planto nomata «muŝiri». Ankaŭ la mielakvo («kitete» aŭ «kingundo») satigas la drinkemon de la indiĝeno.
Dumtage li manĝas ĝenerale tri fojojn: la unua manĝaĵo, frumatene, konsistas el rostita maizo kaj fruktoj (la arakido aŭ rostita manihoto kelkfoje anstataŭas la maizon); la du ceteraj, je la 11-a aŭ 12-a horo kaj je la vesperiĝo, estas formataj per la «funji» kaj spicitaj aŭ kuiritaj fazeoloj kun fiŝo aŭ viando… se ĉi-lastaj hazarde ne malestas.
En la tuta distrikto Sud-Kuanza nur la raso «Ba-Sele» havas certan tradicion pri antropofagismo (homomanĝemo); sed la rasoj «Amboin’» kaj «Libolo» posedas ankaŭ tiun famon. Tio, tamen, ne estis kutimo konsekvenca de speciala prefergusto por la homkarno. Ĝi aspektis kvazaŭ formo de justecapliko, eble bazita sur ia superstiĉa kredo. Ili ja nur manĝis la militkaptitojn, la rabistojn kaj la ricevitajn kiel pago de mortintoj sklavojn, kiuj ne trovis aĉetanton.
Ili terkulturas kaj paŝtas brutarojn. Ili ankaŭ ĉasas kaj fiŝkaptas. Sed precipe en la terkulturado ili serĉas siajn vivsubtenaĵojn. La viro preparas la kampon, havanta kiel ilojn, malgrandan hakilon («djabite»), la «katana»n (longlarĝa tranĉilego) kaj la fosilon. La virino semas, zorgas kaj rikoltas. La procedoj estas tute simplaj: rapida displugo; la fajro transformanta en plibonigan cindron la falĉitajn herbojn; mallonga fosado por turni la terbulojn; la semoj manjetitaj en kavaĵojn ĵus faritajn per pinta bastoneto aŭ eĉ per la fingroj kaj poste… la pluvo prenos sur sin la ceteron. Post unu aŭ du purigoj de la kampo per senigo de l’ malutilaj herboj, la rikolto alvenas. Kaj ili faras preskaŭ ĉiam du rikoltojn dumjare: la unua en februaro — maizo kaj arakido; la dua en oktobro — maizo, fazeolo kaj manihoto. Ili ankaŭ kulturas la rizon. Ĉiudujare la kampo ripozas, sola rimedo kontraŭ ĝia eluziĝo. Kelkfoje ili kulturas ankaŭ por vendado la terpomon kaj la bulbon, sed en tre malgrandaj kvantoj. La indiĝenoj «Ba-Nano«, el Kasonge, kulturas grandskale la ricinon eble tial, ke ili trovis en ĝi, por grasumi la hararon, anstataŭaĵon de la palmoleo, kiun ili ne posedas. Kelkajn kafarbajn indiĝenajn kulturojn oni ankaŭ trovas ie aŭ alie.
Pri la paŝtado ili okupiĝas tre malmulte. Cetere la bovoj estas troveblaj nur en iaj regionoj de la distrikto. Nur la porkoj, kaprinoj kaj ŝafinoj iom abundas. La indiĝeno avare komercas per ĉi-lastaj, ĉar li rezervas ilin preskaŭ ekskluzive por siaj idolaj ceremonioj aŭ por la festotagoj.
Kiel ĉasistoj, la enfalujoj kaj ŝnurkaptiloj, kiujn ili ĝenerale uzas, estas tre malmulte fruktodonaj. Grandkvantan ĉasaĵon ili nur akiras, kiam bruliginte la sekajn herbojn de l’ grandaj «anjaraj», kie kaŝiĝas la antilopoj kaj aproj, ĉiuj bestoj terurigite forkuras tra la perfidaj liberspacoj, kie la sago, la «zagaja» kaj la bastonego de la indiĝeno mortvunde ilin atingas.
Tiam estas granda festo en la «sanzala». En la «libata»¹) de l’ «soba»²), antaŭ ties kabano, rondariĝas la tuta loĝantaro ĝisgrunde kurbiĝinta, kvazaŭ kisante la polvon, per fideljuro oferdonanta al la supera aŭtoritatulo la tutan kaptaĵon, kiu amase kuŝas en la mezo, surgrunde. La «soba» kaj liaj «kilamba»j³) sidiĝas antaŭ ili kun siaj edzinoj kaj geinfanoj, bastono en mano kaj ĉapeto surkape — insignoj de estreco — kaj la plej bonaj pecoj estas por li.
La saman ceremonion ili ĉiam faras antaŭ ol prepari la kuiradon de ĉiu, eĉ unusola, viandaĵo ĉu besta… ĉu homa.
La fiŝkaptado estas praktikata nur de la indiĝenoj el la marbordo aŭ loĝantaj sur la riverbordoj. Diversajn procedojn ili uzas: en la maro, ĝenerale, la hoko ĵetita de sur malpeza floso; en la riveroj, la narkotikaj plantoj, korbo, tra kiu pasas la akvo, kaptanta la fiŝojn kaj metita en diversaj preparitaj aperturoj, k. a.
Esceptinte la fruktojn kaj, kelkfoje, la molan maizon kaj la pataton, ĉiuj iliaj nutraĵoj estas preparataj sur la fajro. Ili akiras ĉi tiun frapante ferpeceton kontraŭ silikeron, aŭ frotante per turnmovado, laŭ la procedo de la zuluuloj⁴), du pecojn da malsammoleca ligno, el kiuj tiu pli mola estas traborita kaj kontaktigita kun facilbruligebla meĉo, sur kiu la fajro naskiĝas. Nune, la alumetoj ekmalaperigas ĉi-pra-uzadon.
J. P. B.
¹) Palaco, loĝeja kvartalo de la «soba». ²) Indiĝena reĝo, ĉefo de unu aŭ de kelkaj «sanzala»j. ³) Ministroj aŭ konsilantoj. ⁴) Konata afrika raso.
Al scio de tutmonda proletaro
En Lwów estis mortpafita konata provokisto Cechnowski, kiu estas en Polio bone konata per la Bogiński-Weczorkiewicz proceso en Warszawa. Li estis mortpafita per tri pafoj de la 20jara Naftole Botvin. Tio okazis en la strato Trybunalska, ne malproksime de la juĝejo, kie Cechnowski estis en tiu-ĉi tago atestanto, pri la afero de la atenco je la respublika prezidanto en la jaro 1923. Botvin estis arestita; Botvin en la policejo klarigis ke li mortpafis Cechnowski’n, ĉar li estis provokisto en revoluciaj rondoj; en tiu-ĉi ago neniu lin helpis, sed ne rigardante je tio estis arestita tuta lia familio, patrino kaj du fratinoj, oni ilin enkarcerigis kune kun diversaj krimulinoj kaj prostituitinoj, kie ili estis terure traktitaj. La proceso devis okazi dum 14 tagoj, kaj oni komencis tuj „esplori» Botvin’on, li estis batita, oni postulis ke li citu la aliajn kunhelpantojn. Sed Botvin ne atentante la turmentojn ĉiam klarigis, ke li mem sen ies ajn helpo mortpafis Cechnowski’n. Ne rigardante tion, ke Botvin estas ne plenaĝulo, li tamen estis starigita al rapid-juĝo kaj kondamnita al mortpuno. En la tago (la 6. 8. 25) de la juĝo oni vidas stratojn plenaj per polico, la stratoj estis ankaŭ plenigitaj de homamaso. En la juĝejo oni vidas nur detektivojn kaj korespondantojn de diversaj gazetoj. La horo jam estas 10., kiam oni enkondukas Botvin’on, kiu estas malhel-blonda kaj pala junulo, vestita en griza kostumo. Ĉirkaŭas lin dek policanoj kun la revolveroj en la manoj. Al demando de la juĝisto: «Al kia nacio vi apartenas?» Botvin respondas: «Al nenia!» Al demando: «De kia religio?» Botvin respondas: «Mi ne kredas al iu ajn religio.» En la kondamna protokolo estas skribite ke «Naftole Botvin mortigis ŝtatan serviston, dum li plenumis sian ŝtatan servon». Sed la juĝistaro eĉ ne konstatis, ĉu Cechnowski efektive estis «ŝtata servisto», kaj la fakto mem ke Cechnowski estis mortpafita sur la strato, neniigas ke li plenumis sian «ŝtatan servon». (Ankaŭ la enterigo, kiu okazis en Varsovio [La korpon de mortinto oni transportis Varsovion] okazis tre simple. Krome el la parencoj neniu partoprenis la enterigon. Tio montras ke eĉ la diversaj ŝtataj servistoj, kiuj ordinare partoprenas en similaj enterigoj, hontis partopreni en enterigo de tia aĉa provokisto.) Sed tamen post mallonga procedo la juĝistaro proklamas mortpunon por Botvin per pafigo. Botvin aŭskultas tute trankvile, eĉ rideto montriĝas sur la pala vizaĝo. La ekzekuto devas okazi 2 horojn post la proceso. La defend-advokatoj postulas prokrasti la ekzekuton ankoraŭ por unu horo, por ke Botvin havu tempon por adiaŭi la parencojn. En la sama ĉambro kie estas Botvin, la juĝistoj faras mallongan konsiliĝon kaj plenumas la peton de la advokatoj. Samtempe la advokatoj sin turnas telegrafe al la respublika prezidanto, ke li kiel «plej alta potenco» neniigu la mortpunon. La advokatoj sin apogas je tio, ke la respublika prezidanto mem kaj Pilsudski (kreinto de la pola armeo) estis mem persone anoj de partio laborista, kiu uzis teroron (P. P. S. dum carismo). La mortpuno devas okazi 10 minutojn post la 1. Oni forkondukas Botvin’on kiu estas eksterordinare trankvila, oni lin enkondukas en la malliberejan fermitan veturilon, ĉirkaŭitan de tuta taĉmento de policanoj. Dum la veturilo traveturas la stratojn, oni aŭdas kiel Botvin kantas la «Internacion» kaj «Ruĝa Standardo», en la stratoj estas ĉirkaŭ 100 000 homoj. Kiam la veturilo enveturas sur la malliberejan korton, Botvin kantas la revolucian kanton «Sur barikadoj», la kelkaj centoj da kamaradoj, kiuj estas arestitaj kiel «kontraŭ-ŝtataj krimuloj», ekaŭdas la revoluciajn kantojn de Botvin, kaj ili komencas kanti kune kun Botvin. Oni lin enkondukas en la ĉelon, alvenas la parencoj, la patrino kun du fratinoj; post adiaŭo kun la patrino, kiu estas kvazaŭ ŝtonigita, li adiaŭas la fratinojn, kiuj ege ploras. Eniras la rabeno; sed ekrigardante kiu eniris, Botvin klarigas ke li estas ne kredema kaj petas la rabenon forlasi la ĉelon kaj lasi lin en trankvilo. La patrino kiu volas
— página 4 —
4 SENNACIULO
ke li mortu «kiel judo», petas la rabenon ke li provu duan fojon, la rabeno eniras sed Botvin simple diras al la rabeno: «Iru for! Kredema estas nur senkonsciulo». Jam estas la unua, la ekzekuto devas okazi sur la mallibereja korto, en la korto regas eksterordinara silento, oni nur vidas taĉmenton de 26 soldatoj kun oficiro, kelkajn korespondantojn, prokuroron kun la kondamna protokolo en la mano. Estas ankoraŭ 10 minutoj ĝis la ekzekuto, sed respondo ankoraŭ de la resp. prezidanto ne alvenis. Kvin minutojn antaŭ la ekzekuto eniras en la ĉelon, kie troviĝas Botvin, la defend-advokato Hacker, kiu kun premita voĉo klarigas, ke la prezidanto rifuzis la peton pri neniigo de mortpuno. Botvin, kiu estas eksterordinare trankvila, respondas; ke oni tute ne devis peti la prezidanton, nur «vanaj vortoj.» La advokato premas la manon de Botvin kaj adiaŭas lin. 10 minutojn post la 1-a Botvin estis forkondukata el la ĉelo. Kiam Botvin forlasas la ĉelon, li komencas kanti «Internacion». Tuta malliberularo kunkantas. Kiam Botvin eniras en la malliberejan korton, li komencas kanti la konatan revolucian kanton «Honoron al vi, tiranoj». Ĉiuj k-doj en la malliberejo kunkantas, estas ega majesta kantado, la kantadon oni eĉ aŭdas en la malproksimaj stratoj, kiuj estas plenigitaj de homamaso. Botvin kuraĝe kantante aliras al la muro kie pendas sako plenigita de pajlo kaj stariĝas apud la sako. Subite aliras iu, kiu donas al Botvin bukedon da floroj, oni tuj arestis la nekonatan k-don. Kiam oni volas ligi al Botvin la okulojn, li ne lasas fari kaj klarigas, ke «mi ne timas la morton, oni povas jam pafi, mi estas preta». Ok soldatoj kun oficiro staras kontraŭ li, kaj kiam la oficiro donas ordonon «pafi», Botvin ekkrias «Vivu la Mond-Revolucio». Ekaŭdiĝas pafo de ok pafiloj, kaj Botvin falas morta kun kapo trapafita de kvin kugloj. —
Per la mortigo de Botvin la burĝaro pola volas «timigi» la batalantan proletaron, sed la burĝaro eraras. La burĝaro povis mortigi Botvin’on sed ĝi ne povos kaj por ĝi ne estas eble mortigi la lastajn vortojn de kamarado Botvin «Vivu la Mond-Revolucio». Tutmonda proletaro! ni honoru lian memoron kaj ni batalu ĝis ni prenos en niaj propraj manoj la regadon. Ni batalu, ĝis ni venkos!
Speciale verkis por S. Vivulo.
TRA LA KLASBATALO
En Kanton okazas revoluciaj bataloj, por firmigi la regadon de revolucia partio en la urbo.
La laborista delegitaro germana revenis el Sovetio kaj raportis pri siaj impresoj antaŭ la laboristaro en Stettin kaj Berlin.
Komenciĝis proceso kontraŭ iamaj gvidantoj de kom. partio germ. (Maslow) pro preparo al k. partopreno je «ŝtatperfidaj entreprenoj».
Ĝeneraliĝis kaj plivastiĝis en la britaj kolonioj (Aŭstralio, Nov-Zelando, Sud-Afriko) la marista striko.
Estonio
la lando de laborist. grandprocesoj
Antaŭ nelonge pasis laboristaj grandprocesoj kun ekzekutoj kaj dumvivaj punlaboroj. Ĉiuj ja konas ilin. Ili nomiĝis «115», «149» kaj la multaj aliaj malpli grandaj, krome amasaj mortigoj post la «1. decembro». Nun, antaŭ nelonge, prepariĝis ree iu nova, nomata «75». Preskaŭ antaŭ unu jaro oni kaptis en suda Estonio gvidanton de laborista movado, Hans Heidemann, kaj aliajn multajn kamaradojn (ilia nombro superis 100). Post longaj turmentadoj en malliberejoj oni parton liberigis kaj la alian restintan parton «ekjuĝis».
Generalaro, nomata «militjuĝejo», komencis en mezo de julio sian filaboron, kiu daŭris preskaŭ du semajnojn. En procesurbo Tartu estis rekonstruita iu grandega salono por «juĝejo». Sur la stratanguloj estis gluitaj afiŝoj, kie oni admonis homojn, malpermesis kuniĝon sur stratoj de pluraj personoj kaj ekhalton proksime ĉe la «juĝejo», kaj ceteraj singardaĵoj.
La «kulpulojn» oni pelis al la «juĝejo» en rondo de rajdpolicistoj, soldatoj, detektivoj, arestgardistoj ktp.
«Juĝado».
La ĉefatestantoj estis estroj de politika polico, inter aliaj ankaŭ iu 10jara knabineto.
Ĉiujn oni kulpigis pro «intenco perforte renversi la nunan ŝtaton», kio estas malpermesita en §§ 100 kaj 102, kaj kiuj antaŭvidas mortpunon kaj dumvivan punlaboron. La tuta kulpigmaterialo apogis sin al kelkaj gazetoj, broŝuroj, ĉifroj kaj al agentsciigoj pagataj.
La famkonata prokuroro de laboristaj procesoj, kol.-leŭt. Trakmann, postulis por la «ĉefkulpulo» H. Heidemann mortpunon kaj por la aliaj ĝis dumviva punlaboro, ĉar ili helpis konscie aranĝi «triulojn». Kio estas «triuloj»? Tiun demandon eĉ la «juĝejo» ne povis klarigi:
Post parolado de l’ prokuroro komenciĝis «defendparoloj» de l’ advokatoj, dungitaj de la militjuĝejo. Ĉiuj ili parolis preskaŭ la samon, ke iliaj defendatoj, nomataj de l’ «juĝejo», helpis senkonscie al la gvidantoj.
Post kontraŭparolo de l’ prokuroro al la advokatoj, la lastaj diris ankoraŭ kelkajn vortojn.
Unu el ili diris: Juĝejo povas kondamni nur tiujn, kiuj estas persone kulpaj. Sed kondamni pro tio, ke iu legis aŭ havis sub sia kapkuseno gazeton, kiun oni povas laŭleĝe aĉeti, tio ne estas justa.
Iu alia: Malklaran rolon ludas en la kulpigo nome la ĉifraj leteroj. Reĉifritaj estas nur vortoj; sed ne la enhavo. Oni trovis tie nur familinomojn. Kaj homoj samnomaj estas multaj. Kion signifas la literoj k kaj a, aldonitaj al kelkaj nomoj? Ĉi-ĉion ni ne scias. Kaj ĝis kiam ni tion ne scias, ni povas neniun kulpigi laŭ tiuj ĉifroj.
Nun estis fino de l’ diskutoj, la «juĝejo» rajtigis la «kulpulojn» diri ilian lastan vorton. Ĉiuj krom kelkaj postulis liberigon, kaj ilia lasta vorto daŭris nur plurajn minutojn. Pli longe ol duonan horon parolis k-do Heidemann. Li ekparolis per voĉo trankvila kaj laŭta:
«Laŭ mia opinio oni volas per tiu ĉi proceso malhonestigi kaj makuligi la laboristan movadon kaj malaltigi valoron de l’ homoj.» —
Sian agadon li karakterizas jene:
«Kiam mi plu ne povis legale zorgi pri laborista movado, mi opiniis necesa tion fari mallegale, ĉar mi estis konvinkita, ke la ĝisnuna laborista movado estis sur la ĝusta vojo. Kiam mi ekagis mallegale, estis facile forkuri al Rusio, kaj laŭ persona bonfarto ankaŭ pli bone. Sed mi elektis la plej malfacilan, sciante ke antaŭ mi estos malfacilaĵoj kaj fiaskoj kun faletoj, kie oni eble plu ne povos leviĝi. Ekagante mi penis labori ĉie, donis instrukciojn al laboristaj partioj, agis ĉe kulturistoj, paroladis pri alkoholo ktp….» — Pri la agentsciigoj pagataj li diris jenon:
«Same kiel ĉe la juĝeja antaŭesploro, same ankaŭ dum nuna momento estas al mi neklare, kiaj estas la konkretaj sciigoj, ke ĉe mi trovitaj paperpecetoj estas nomaroj de armitaj grupanoj. Tiuj 119 nomoj estis homoj, disportintaj agitmaterialon en jaro 1923, dum elektado de 2. parlamento. Ke ĝi ne estis armita grupo, tion pruvas ankaŭ la multkolora arestitaro. Pli aŭ malpli frue povos la arestitoj pruvi, ke ili ne estas kun mi agitintaj. Ili estas petintaj de mi neniajn informojn aŭ instrukciojn pri aranĝo de batalgrupoj….
Dum naciaj grandokazaĵoj, ĉu ĉe faŝistaj aŭ aliaj ribeloj, ekagos plej unue komunistoj, ĉar ni scias ke oni nin tiam multajn pendigos kaj la situacio de laboristoj kaj kamparanoj estos malpli bona, ol ĝis nun. Jam ekzistas tia minaco al renverso de la ŝtatoj. Ni ne povas determini en kalendaro, kiam ĝi okazos, sed ĉe nunaj kontrastoj de l’ socio ĝi estas okazonta…
Mi havas nenian imagon pri provizoj de armiloj; en kontraŭa okazo mi estus zorginta pri tio, ke mi havu pli bonan revolveron, ol tiun rustintan. Tiu kulpigpunkto estas elpensita nur por kolorigi la proceson kaj kondamni kelkajn homojn pli kruele…
Pri spionado dum la milito, en jaro 1919 mi scias nenion, la punkto estas aligita nur por povi mordkondamni min. Ne estas montrite en la kulpigakto, kiam kaj kie okazis la spionado… Estas komike al mi, ke mi devas tiom multe, multe paroli pri aferoj, kiujn mi ne estas farinta… Tion postulas vivinstinkto kaj emo konservi la vivon. Kondamnu min pro kontraŭŝtata agitado. Mi ne timas mortpunon, sed tre strange estas morti pro kulpaĵoj, kiujn mi ne estas farinta. Mi esperas ke la burĝa juĝejo kapablos diferencigi faktojn kaj elpensaĵojn… Mi estas konvinkita, ke vivi por ĝeneralaj
— página 5 —
SENNACIULO — 5
interesoj de la socio estas pli ideala ol por niaj propraj interesoj. Oni volas per nuna proceso ree makuligi laboristan movadon, sed mi esperas ke laborista movado daŭrados nemakulite kaj ne atentante tion . . . «
Fine li diris, ke konforme al la leĝoj de militjuĝejo § 737, oni ne permesis al li havigi advokaton. Sian lastan diron li petas protokoli: «Justeco»?!
La milita juĝantaro foriris por prepari «verdikton». Post ĝia reveno aŭdiĝis la «justa verdikto»:
Ekzekutota per mortpafo estas Hans Heidemann, dumviva punlaboro al Voldemar Telling kaj Emmeline Tooming. Al la restintaj kune 400 jarojn da plej severa punlaboro. Liberigotaj 5 homoj. — Tiel! —
Niaj plej bonaj kamaradoj estas mortpafitaj de l’ burĝaro, miloj turmentiĝas en plenŝtopitaj malliberejoj kaj pro manko da loko en subteraj keloj, kie neniam vidiĝas sunlumo. Ni restintaj malsatas, vegetas. Nin atendas la sama sorto: pendigiloj, mortpafoj kaj dumvivaj punlaboroj. Ĉu ni rigardu trankvile kiel oni ekzekutas niajn kamaradojn kaj poste nin? Ne! En laboristmasoj fermentas io! Kaj oni sciu, ke ju pli multe oni nin turmentas, des pli multnombraj ni iĝas kaj tiam:
. . . malnovan mondon ni detruos ĝis fundament’ de l’ tirani’ ! Joto.
Protokolo
de la Va SAT-Kongreso en Wien 11.—15. aŭgusto 1925
Kvina laborkunsido, 13. aŭgusto matene
Organiza problemo
K-do Richter malfermas, legante saluttelegramojn
K-do Deubler-München: En landoj, kie ekzistas forta laborista movado, ankaŭ la ideo de mondlingvo estis pli favore akceptata de la laboristaro ol en aliaj landoj. Estis fonditaj lab. esp. organizajoj, kiuj celis disvastigi la lingvon. Por kontakti kun k-doj, kiuj havas la saman ideon, venis la penso, krei naciajn esp. organizajojn. Antaŭ la milito nur ekzistis tiaj organizajoj naciaj. Krome ekzistis tutmonda esp. gazeto por laboristoj (Internacia Socia Revuo). Tre bone ĝi plenumis siajn taskojn. Kun ĝojo oni povis konstati, ke la k-doj same kiel nun pritraktis la temon, kiel utiligi esp-on por la proletaj celoj. Ankaŭ tiam oni pridiskutis la organizan temon. Oni serĉis antaŭ la milito neŭtralajn nomojn, por eviti la persekutojn tiamajn. Nur la nomon «laborista» portis la asocio (ne socialista aŭ komunista). Do la nomo tiam estis neŭtrala. Oni intencis fondi Internacian Laboristan Asocion, speciale ni celis propagandi esperanton, kaj poste, se oni havas sufiĉe da anoj, ankaŭ utiligi esp-on por la klasaj celoj. Antaŭ la milito ankaŭ ekaperis «Liberiga Stelo». Ĝi estis aranĝita laŭ individua principo. Kiun nomon doni al la nova asocio kreota? Se ni estus donintaj la nomon «Komunista Asocio Esperantista», tiam persekutoj estus okazintaj. Kaj se «Socialdemokrata Asocio Esp.», tiam la komunistaj elementoj estus repuŝitaj. Venis kelkaj projektoj. Kelkaj pensis, ke la ideo estas bonŝanca, krei partiajn organizajojn esp-istajn. Aliaj kontraŭdiris, ke oni devas kolektive klopodi en unu organizajo, kiu 1) kunigas ĉiujn klaskonsciajn laboristojn, 2) permesas aliĝon de simpatiuloj. Se ni nur enirigus klaskonsciulojn, ni ne havus kampon, por varbi novajn adeptojn. Ni ne devas eduki la jam edukitojn, sed ni devas varbi por nia idealo novajn. Organizajo, kiu kunigas la klaskonsciulojn kaj havas kapablon kunigi la aliajn, kies spiritstato estas akceptema por nia ideo. En Praha landaj organizajoj ne sendis reprezentantojn (krom LEA germanlingva). Oni tute ne povis efektive, rajte priparoli temon, kiu rilatas la LEA-asociojn. Kompare kun UEA, kiu estas simile strukturita (praktika utiligo, servoj) plej bone akceptita en Praha, ankaŭ favore estis akceptata la ideo «sennacieca» (aŭ antiŝovinista). Ĉar la ŝovinismo post la milito sukcesis tiel forte, ke nur per la ŝovinisma pensado venkis la reakcio. Tial la ideo de antiŝovinismo estis taŭga por kunigi laboristojn. Ĉar la nomo «Sennacieca Asocio Tutmonda» estas neŭtrala. Kaj ĉi tiun neŭtralecon ni nepre bezonas en la tutmonda org-ajo. Ofte diferenco inter «komunista» kaj «socialdemokrata» laboristo tute ne ekzistas, se oni ilin demandas pri ilia percepto. Laŭ lokaj cirkonstancoj estas diferencoj, agas tiu aŭ la alia partio pli prudente. Nin disigas nur diverseco de la ideoj pri vojo, kiu kondukas al komunismo. Ni ja nur havas la taskon, doni niajn servojn al la laboristaj org-ajoj. La organiza formo trovita en Praha tiutempe estis la plej bona. Ĉiu esp-isto povis aliĝi, kaj krome la aliĝintaj k-doj estis anoj de landaj lab. esp. org-ajoj, kie ili povis plenumi la varban laboron. Sed ĝojige la cirkonstancoj ŝanĝiĝis. La SAT-anaro jam nombras 3000. La unuopa laborado kaŭzas al CK multe da laboro. Certe la administracio profitus, se la organiza formo permesus al la EK, interrilati kun k-doj, kiuj estas kompetentaj en multaj rilatoj. Parte ni devas ankoraŭ varbi por esp-o, ĉar en la venontaj jaroj ni ankoraŭ ne povas atendi enkondukon de esp-o en la lernejojn. La sperto montris, ke nur tiuj k-doj povas aliĝi al SAT aŭ LEA, kiujn ni mem instruis. En Sudbavario ni ne havas unu membron en SAT aŭ LEA, kiu estis instruita de burĝaj esp-istoj. Se ni volas havi defendantojn de nia ideo, ni devas mem varbi kaj ankaŭ instrui ilin. Estas malfacile kurslernantojn teni ĉe la movado kaj interesigi por SAT. Kelkiuj ekzistas, kiuj nur volas esti membroj de SAT. Tio devigas min, denove pritrakti la organizan temon. Estonte ne estu necese, aparteni al du organizajoj. Ni jam devas esti membroj en tiom da org-ajoj neesp-istaj, ke ŝajnas tute esceptite, devigi iun, aliĝi al du esp. org-ajoj. Novuloj eĉ ne komprenos, kial ni bezonas du org-ajojn. La nuna Kongreso studu la problemon, elektu komisionon, kiu interrilatu oficiale, en la nomo de SAT, por ke oficiale la LEA-asocioj rajtu trakti pri «unuecigo de la movado». Ne estas bone, se unu organizajo laboru netuŝate de aliaj org-ajoj, la asocioj landaj plej multe estas simpatiaj al SAT. La LEA’oj estas la viva fonto por SAT. Sen LEA’oj SAT ne havus la esperantistojn, per kiuj ĝi estis fondita. LEA’oj donis al SAT la vivkapablon. SAT respektu tion kaj oficiale interrilatu, por solvi la organizan problemon. Eble ni estonte akiros la lokajn gazetojn, por ricevi ĉiusemajnan angulon. Tiam la propaganda laboro ŝanĝiĝos, kaj la rolo de SAT ankoraŭ pligraviĝos. La porvarbaj asocioj en landoj, kie la aliĝo al SAT estas permesata, simple povus likvidiĝi — ne tiamaniere, ke ili ĉesu nun kaj rekomendu unuopan aliĝon al SAT, — sed tiel ke la reprezentantoj de landaj org-ajoj esploru, kiel transpreni la taŭgan aparaton kaj organizi kiel fakon. SAT ne plu bezonas timi la ekziston de oficialaj fakoj, kiuj prizorgas la fakan laboron. Tio nur utilus al la tutmonda movado. Ankaŭ kotiza malpliigo estus aranĝebla, SAT nur bezonus je malmulta mono plialtigi sian kotizon, kaj la simpligo de la aparato ŝparigus monon. Ni esperebe trovos bonan solvon.
K-do Drezen: Oni parolas pri necesa unuigo de ambaŭ movadoj. Fakte granda diferenco inter la laboro de ambaŭ org-ajoj ne ekzistas. Tamen ne valoras pro certaj konsideroj, nepre unuigi la movadon. Ekzistas landoj, kie komunistoj estas persekutataj, kie tamen SAT ekzistas legale, kaj ekzistas landoj, kie ambaŭ estas persekutataj. Ni absolute ne povas unuformigi la movadon. Por komuna batalado estas necese, ke ekzistu iu organiza centro (SAT), sed oni povas havi kelkajn laborcentrojn, se oni havas la saman labormetodon. Ne estas eble starigi esperantistan internacion. Ni konservu la nuntempan titolon, sed ni zorgu, ke ekzistu unueca pensmaniero en ĉiuj asocioj. Ekzistas kelkaj, kiuj estas iomete opoziciantaj al SAT (la nederlanda, la ĉeka k. a.). Ni kompreneble ne povas akcepti katolikajn esperantistojn (eĉ laboristajn). Sed ĉiuj, kiuj havas la saman celon, ili kune laboru. Estas dezirinde, ke la naciaj lab. esp. asocioj pli intime kunlaboru kun SAT. Ni ne forgesu, ke plej bona rimedo estas SAT, kaj ke Sennaciulo estas preta, enpresi artikolojn pri «labormetodoj» ktp. SAT helpu al la landaj org-ajoj, kaj ili devas helpi al SAT. SEU decidis, ke ĉiuj aktivaj membroj estu anoj de SAT. Ni ne bezonas specialan novan konstruon, ni nur bezonas alkonformigon al la novaj cirkonstancoj. Ni elektu komisionon por studi la temon.
K-do Feith: Se SAT promesas fari konstruan (kaj ne detruan) laboron, mi estas preta kunlabori. La granda ĝisnuna manko estas la «spirito». Mankis en la Asocio la centra instigo al fervora poresperanta laboro. La fervora propagandisto ĉe SAT havis ĝenantan senton. En la gazeto respeguliĝu ankaŭ la spirito poresperanta. La propagandaj aferoj devas esti traktataj same larĝe en la gazeto, kiel la aliaj artikoloj. Ni restu sennaciecaj, sed ni plifaciligu la laboron, ŝanĝu la titolon: Socialisma Asocio Tutmonda. Ni ja ankaŭ volas gajni ne-esperantistajn rondojn. Devas esti belaj felietonoj en la gazeto, aferoj, kiuj malstreĉas la spiriton. Plie, oni ŝanĝu la titolkapon de Sennacieca Revuo (pro la insigno).
K-do Slezak: La lab. esp. movado travivas evoluon, kiel la laborista movado entute. Ne ĉiam estas eble, venigi intern. esp. organizajon al por-esp-a laboro. Ni kiel naciaj esp. org-ajoj ne faru laboron, kiu apartenas al SAT. Ni povus solvi tiel la problemon de organizo, ke ni ne endanĝerigu SAT, sed tamen internacie kunligu la prolet-esp-an movadon. — Li parolas kontraŭ la sugesto de Feith, plilarĝigi propagandan temaron en S-ulo. Li deziras, ke S-ulo gardu sian peresperantan karakteron. Dum la kongreso de ALLE montriĝis tre diversaj opinioj. La Kongreso ja ne povas decidi pri la organiza afero, tamen ni provu trovi solvon, ĉar aliokaze de tute alia flanko venos la krevigo. La Asocio ne estu ŝanĝita. La ideo sennaciismo jam vivas inter anoj de ĉiuj tendencoj. Invitu la naciajn org-ajojn al komuna laboro!
K-do Nurmi (Blanka lando): Ni ne povas ŝanĝi konstante de kongreso al kongreso. Ni devas klare scii, kiajn celojn havas SAT, kiajn la nac. esp. org-ajoj. Kelkaj nac. lab. esp. org-ajoj estas pli fortaj ol la burĝaj en la koncernaj landoj. Ni devas helpi al la pli malfortaj asocioj en landoj, kie ne ankoraŭ tiom forta estas la lab. esp. movado. Tiam ni plej bone servas al SAT. Ĉar multaj nac. asocioj havas proprajn informilojn, ni ne ŝarĝu Sennaciulon per tiaj informoj. Mi ankaŭ proponas elekti komisionon por studi la problemon.
K-do Richter kontraŭparolas la proponon de k-do Feith, ŝanĝi la titolon de S. R. K-do Feith konsentas, ke estu donata nur konciza loko en S-ulo al poresperantaj aferoj, sed deziras aperigon de konsiloj pri lernado.
K-do Guma opinias, ke la nomoj Sennaciulo ktp. estas tute trafaj kaj klaraj. En Barcelono ne ekzistas lab. esp. organizajo nacia. SAT-anoj estas persekutataj, sed ĉiam propagandas. La tiea SAT-movado profitas el la laboro de la tuta SAT-anaro.
K-do Svidt: La nuna Asocio estas bona. Ni nur havas la devon, plinombrigi la anojn. Kiu aliĝas al la loka grupo, tuj fariĝu SAT-ano
— página 6 —
6 — SENNACIULO
K-do Scheithauer sciigas la rezultojn de la Propon-komisiono en la organiza demando. Ĝi proponas: «La Kongreso transdonu al E. K. la taskon, rilati kun laboristaj naciaj esp. organizajoj kaj raporti dum la venonta Kongreso.»
K-do Revo: K-do Deubler starigis la grandan taskon, kunigi la tutan esp. lab. movadon. Ĉu tio estas efektivigebla en nunaj cirkonstancoj? Laboristaro ne estas sur ebenajo. Ni ne povas eksalti, sed devas iri. SAT ne bezonas naciajn asociojn. Por ĝi sufiĉas ke la k-doj scipovu esp-on. Kial denove refali en animstaton de antaŭ 4 jaroj? SAT restu la spirita centro, sed prenu sub sian protekton la naciajn organizajojn, por labori mano en mano. La titolo «internacia» anstataŭ «sennacieca» ne pli bonigus nian situacion (ekz. en blankaj landoj). Ni ne havas intereson, ke la ankoraŭ blindaj k-doj venu al ni, kiel la nederlandaj. La fakon «Kroniko» en S-ulo ni povus pligrandigi, se la gazeto havus pli da paĝoj. Do necesas varbi pli da abonantoj! La propono de l’ proponkomisiono estas akceptebla, sed mi konsilas, ke iuj k-doj ne provu atingi ion ekster SAT, sed nur en SAT. K-do Sproeck fakte mencias pri konkurenca entrepreno. Se tio efektiviĝus, ni scius, kiuj estas la malamikoj de SAT. Pro kiu kaŭzo oni volas detrui la kvarjaran laboron de SAT? Faru laboron, ke SAT venu al fina celo!
Ĉu la enkarcerigitaj pro SAT k-doj ne plorus, eksciante ke oni ne konservos SAT?
K-do Lanty atentigas la Proponkomisionon pri danĝero. Li timas, ke se la Kongreso akceptus senŝanĝe la tekston proponitan, la kontraŭuloj dirus, ke tio estas antaŭ-aranĝita afero. Ĉi tie estas reprezentantoj el diversaj landoj. La Kongreso do elektu mem el la ĉeestantoj.
K-do Deubler aprobas la proponon de k-do Lanty.
K-do Feith respondas al k-do Revo, riproĉas ke Senn. Revuo surhavas la motojn kaj insignojn de Sovet-Unuiĝo t. e. de komunista diktatoreco.
K-do Lanty (vokas): . . . kaj plumon!
K-do Richter admonas k-don Feith, ĉar li ne parolas al la tagordo.
K-do Feith (daŭrigas): La unua parto de la respond-artikolo al k-do Sproeck estas tute malĝusta. K-do Lanty postulas citon de citajoj. K-do Feith: Sofistoj kaj sofistaj argumentoj! K-do Lanty petas legi la aludatan raporton kaj mem juĝi, ĉu ekzistas insultoj en ĝi.
Laŭ la instigo de k-do Lanty oni iom ŝanĝas la tekston proponitan de la Propon-komisiono, jene:
«La Kongreso elektas komisionon, kiu interrilatu kun la landaj esp.-organizajoj laboristaj pri pli intima interligiĝo kun SAT, kaj kiu raportu ĉe venonta Kongreso pri la rezulto.»
La propono estas unuanime akceptata kaj estas elektata la komisiono el jenaj kamaradoj:
Jonas, Deubler, Scheithauer, Drezen, Limousin, Bässler, Revo, Zavada, Guma, Feith.
Sesa laborkunsido, 13. aŭgusto posttagmeze.
K-doj B . . . . ., Zavada, Barthelmess, Klein, delegitaj de la Kongreso por akcepti ĉe privata stacio la radioparoladon el Moskvo, salute al la Kongreso, sciigas kun bedaŭro al la kongresanaro, ke kvankam la interligo kun Moskvo estis efektivigita, la paroloj de nia k-do (Demidjuk) estis preskaŭ tute ne kompreneblaj pro la pli laŭtaj atmosferaj bruoj kaŭzitaj per la granda distanco. Nur kelkajn malmultajn ne interligitajn vortojn ekkaptis la oreloj.
Raporto pri la programo de SAT
K-do Revo: Karaj gekamaradoj. Mi petas vin, ne intermiksu kaj maldistingu la programdemandon kun la punkto, kiu staras kiel sekvonta sur nia Tagordo: «Esperanto je la servo de proletariaj organizajoj». Ĉi lasta punkto donu al ni la okazon trarigardi la sukcesojn atingitajn pasintjare de SAT ĉe diversaj lab. unuiĝoj sur nacia kaj internacia skaloj, kaj studi la rimedojn per kiuj ni venontjare ankoraŭ pli bone sukcesu por tiri sur esp-on la atenton de tiaj organizajoj, por ke ili apliku esp-on praktike por sia bono. Tamen ekzistas intima kunligiteco inter la sekvonta punkto kaj la de mi nun priparolata: Mi intencas paroli pri la principa, ĝenerala parto de nia programo, dume k-do Baessler poste okupos sin pri la detaloj de ĝia ekzekutado.
Multaj el vi certe demandos: Ĉu SAT ne jam havas sufiĉe klaran programon? Ĉu la celparagrafo de nia statuto ne koncize kaj trafe fiksas niajn celojn?
Certe, la celoj je estas klare difinitaj kaj neniu el ni intencas ŝanĝi eĉ nur unu punkton de la celparagrafo de nia statuto. Sed ni devas prikonsideri fakton, kiu ankoraŭ ne ekzistis, kiam ni fondis SAT-on. Antaŭ kvar jaroj, en Prago, ni estis areto da kamaradoj ni starigis organizajon embrian, de neniu konatan. Nuntempe SAT estas granda, prosperanta organizajo, viglege laboranta kamaradaro, havanta fortajn radikojn en ĉiuj proletariaj rondoj kaj interrilatanta kun granda nombro da laboristaj organizajoj politikaj, ekonomiaj, kulturaj ktp. Ni havas grandan nombron da kamaradoj perantaj niajn rilatojn kun la gvidantoj de tiuj organizajoj. Kaj tiel jam kelkfoje sentebliĝis manko nepre forigenda: Ne ĉiam niaj k-doj tuj trovas respondon al certaj duboj esprimataj de skeptikuloj. Ni devas doni al nia k-daro la ilojn per kiuj ili plej trafe refutu la argumentojn kontraŭ esperanto, kiujn oni ofte aŭdas en proletariaj rondoj, ekz. ke esperanto estas artefaritajo, ke ĝi ne havas sociajn radikojn, ke ĝi ne estas historie necesa ktp. ktp.
Pro tio ni finfine bezonas programon, kiu malkovru antaŭ ĉies okuloj la historian kondiĉitecon de esperanto, kiu sur bazo de la historia materialismo de la mondkoncepto de la klaskonscia proletariaro, montru ke lingvo universala estas ne hazarde kreita, sed fatale elkreskinta el la specifikaj kondiĉoj kaj rilatoj de la kapitalista mondekonomio, kies eroj ni estas.
Same kiel pli grandaj cerboj ol niaj jam antaŭ tri kvaronoj da jarcento montris ke socialistaj teorio, bataloj kaj aspiroj fatale elkreskas el la fundo de la produktadmaniero kaj de la sociaj rilatoj de la nuntempo, ni devas montri ke ankaŭ lingvo universala forlasis la regionon de la spekulacisistemoj «a priori» kaj eniris la realan vivon depost ke la tutmonda etendiĝo de la kapitalista sociordo kreis por ĝi praktikan ekzisteblon. Kaj samkiel la kapitalista ordo kreis ne nur la eblon, sed eĉ la fatalan devigon al aliformigo de la socio sur kolektivisma bazo, lingvo universala fariĝas ne nur ebla, sed eĉ deviga por la laborista klaso en siaj luktoj por kaj dum la konstruado de la nova mondo. Jen kion devas enteni la unua parto de nia programo.
Poste ni devas analizi la interklasajn rilatojn de la kapitalista socio kaj difini la rolon, kiun ludas esperanto en la manoj de la diversaj socialklasoj. El tiu analizo ni devas rekoni ke esperanto povos triumfi nur en la manoj de la laborista klaso, ĉar la aliaj klasoj, precipe la burĝaro, mem detruas la internaciajn rilatojn kaj ligajojn, la tutan kulturon — kies ero estas ankaŭ esperanto — la tutan kulturon kiun ĝi mem estas kreinta.
Sur tia bazo estos facile, klarigi logike la celojn de SAT: Esperanto je la servo de la klasbatalanta laboristaro.
Flanke de la politikaj, sindikataj, sportaj, kooperativaj ktp. organizajoj de la proletariaro, SAT batalas sur la frontsektoro de la interpopola interligo, sur kultura kampo. Estas nature ke, estante sennacieca, ĝi batalu kontraŭ ĉiuj imperialistaj militoj, kontraŭ dogmeco, en unueca fronto proletaria.
De la ĝusta fiksigo de ĉiuj tiuj grandaj, kvazaŭ gvidantaj taskoj, dependas nia sinteno en ĉiu aparta, konkreta, detala situacio.
Mi proponas elekton de programkomisiono, kiu dum la tuta venonta jaro, ĝis la VI. Kongreso de SAT, pridiskutu la programdemandon, submetu en nia gazeto proponojn al la diskutado de nia anaro, por ke venontjare ĉiu SAT-ano povu decidi plenscie pri la problemo, por ke ni ricevu programon helpantan al ni, per serioza sciencego, venki ĉiujn kontraŭargumentojn kaj konduki nian ideon al la triumfo por la bono de la tutmonda laborularo klasbatalema.
K-do Nurmi konsentas la deklaracion de k-do Revo. Ni diras, ke ni estas internaciistoj, sennaciuloj, tiam ni devas pli multe eviti la uzon de l’ gepatra lingvo. Nur per la apliko esp-o vere disvastiĝos.
Laŭ propono de k-do Revo oni elektas sesmembran komisionon por studi la program-projekton.
Estas elektataj la k-doj Lanty, Jonas, Nekrasov, Revo, Zavada, Bergiers.
Esperanto je la servo de internaciaj organizajoj.
Raportanto: k-do Bässler.
Esperanto ne estas celo, ĝi nur estas rimedo, por atingi nian celon. Nia celo estas, forigi la imperialistan, kapitalistan sociordon kaj anstataŭi ĝin per la proletaria soci-ordo. Esp-o estas unu el la iloj, por forigi la nunan sociordon. Ĉar inter la diversaj malhelpajoj, kiuj kontraŭstaras nin, por atingi nian celon, unu estas la diverslingveco. Kelkaj prol. organizajoj jam ekkonis tiun malhelpajon kaj komencis utiligi nian SAT-aparaton. Ni devas streĉi ĉiujn niajn fortojn, por kontentigi la bezonojn de tiuj organizajoj. Ekz. la „Ruĝa Helpo Internacia» postulas de ni instru-leterojn en esp-o por la politikaj kaptitoj. Aliaj deziras pressciigojn ktp. Tiuj servoj al organizajoj plej multe utilas al nia afero, kaj ni devas klopodi elkonstrui bone funkciantan aparaton.
K-do Zavada opinias, ke oni povos pligrandigi SAT per enpenetro en sindikatajn kaj kooperativajn rondojn. La internaciaj sindikataj kaj kooperativaj organoj devus aperi en internacia lingvo. Ni devas provi enkonduki esp-on en ĉiujn ĉi organizajojn. La samo koncernas la politikajn internaciojn. Pro tio SAT bezonas fakajn grupojn. Ĉiuj internaciaj fakaj organoj aperu en esp-o.
K-do Drezen: Ni unue zorgu, ke ni praktiku esp-on en la malgrandaj medioj, kie ni laboras. La akcepto per la org-ajoj tute ne tiom utilas. En mapli altaj ĉeloj ni plej efike povas agadi. La prof. unioj en Sovet-Unio ne emas akcepti esp-on, sed ili emas akcepti la servojn peresp-ajn. Poste oni petas pri instruo de esp-o.
K-do Revo: Estis granda eraro de la lab. esp-istoj (antaŭ 2 kaj 3 jaroj), ke ili ofte iris al iuj lab. kongresoj, prezentis favoran al esp. rezolucion, akceptigis ĝin kaj poste ne plu zorgis pri la praktika efektivigo. La voĉdono favora de iu kongreso estas pure platona deklaracio, kaj neniel efikas. Nun la afero ŝanĝiĝis. Ni havas fortan organizajon. Ni ne plu bezonas almozpeti. Kion ni proponas (ekz. al Ruĝa Sportintern), estas niaj servoj (kolono en nia gazeto ktp.). Ne estas multo, kion ni povas prezenti, sed estas io.
K-do Bässler: Ĉiu k-do penu, ke la lab. organizacioj internaciaj interesiĝu pli ol ĝis nun pri la praktika valoro de esp-o. Tiam ni ne plu bezonos naciajn esp. org-ajojn, sed nur ankoraŭ peresperantan.
Sepa laborkunsido, 14. aŭgusto matene
Pritrakto de la proponoj
K-do Scheithauer nome de la Propon-komisiono prezentas al la Kongreso la proponon I (vidu S-ulo n-o 31) kaj rekomendas la akcepton.
K-do Lerchner motivas la rekomendon pro praktikeco. En la Jarlibro troviĝas multaj adresoj, kiujn oni ne povas konsideri kiel aktivaj membroj. Estas simpligo por la administracio, kaj pli da klareco regos inter la membroj.
La propono estas unuanime akceptita.
K-do Scheithauer: La proponkomisiono rekomendas malakcepti proponon II (vidu S-ulo n-o 32), ĉar ni ne bezonas pli grandan aparaton.
— página 7 —
SENNACIULO — 7
K-do B . . . opinias, ke la proporcieco estas pli bone gardata, se oni konsentas ĉi-proponon. Ĉar ekzistas sektoroj kun tre malmultaj anoj kaj iaj kun tre multaj.
K-do Deubler deziras malaprobi, ĉar la sektoroj nur servas por elekti DK-anojn. Ni volas eviti sektorismon. Malnecese pligrandiĝus la DK.
Propono II estas malakceptata (kontraŭ 1 voĉo).
Laŭ propono de la Propon-komisiono sendiskute estas akceptata unuanime la Propono III (vidu S-ulo n-o 32).
Post informiĝoj de k-doj Effler, Svidt kaj Schweinfurter pri kosto kaj livermaniero de la Jarlibro, la Propono IV (vidu S-ulo n-o 32) estas unuanime akceptata.
Proponon V (vidu S-ulo n-o 39) la propon-komisiono rekomendas malakcepti, ĉar ni ne povas aperigi en S-ulo tutan gramatikan kurson. Pedagogian komisionon ne povas fondi nia Asocio, ĉar ne ĉiu, kiu skribe estas kapabla, ankaŭ kapablas instrui. — Unuanime malaprobita.
Proponon VI (vidu S-ulo n-o 39) la komisiono rekomendas akcepti, sed oni devas fari kelkajn aldonojn. Se la EK havas tiel grandan rajton kaj ne estas kontrolata kaj ne ekzistas instanco, kiu havas la eblecon procedi kontraŭ maldisciplineco de EK-anoj, estas necese trovi limigon. La komisiono tial proponas jenan aldonon: «Tiujn EK-anojn, kiuj kontraŭagas SAT-interesojn, la Sennacieca Konsilantaro povas eksigi. La eksigita individuo povas apelacii al la plej proksima Kongreso. Tiun decidon la Kongreso aprobas aŭ malaprobas.» Krome ankoraŭ jena aldono: «La anoj de la Sennacieca Konsilantaro estu elektataj ĉiuj de la membraro de la koncerna sektoro.»
K-do Deubler ne povas aprobi la proponon, ĉar EK jam nun havas tiom da streĉco, ke la membroj tute ne povas influi al la Asocio. La nuna statuto estas mallonga kaj tial pli klara. EK povas ekzisti el 7 (aŭ 9) membroj, sed ni ne pligrandigu la potencon de la estraro.
K-do Lanty konsentas kun la propono, ĉar praktike laŭ nuna stato oni ne povas direkti la Asocion (pro teknikaj kaŭzoj). Necesus radio-aparato. La malnova statut-artikolo estas pli bona, sed ne aplikebla. Rapida solvo de urĝaj demandoj ne estas ebla laŭ ĝi. Tial venis la nova propono de k-do Demidjuk.
La propono VI estas akceptata (kontraŭ 5 voĉoj).
Propono VII (vidu S-ulo n-o 40) estas jam decidita per la «lingva debato».
Same Propono VIII. Rilate al Propono IX (S-ulo n-o 40) la komisiono decidis, rekomendi la akcepton, kondiĉe ke la iniciatintoj de tiu propono faru la planon kaj ĉion necesan, por realigi la proponon.
K-do Zavada subtenas la proponon, ĉar ni per tio ricevus tute naturajn kaj geografiajn sektorojn. Ankaŭ sennacieca karaktero ne estus tuŝata.
La propono IX (kun la kondiĉo) estas akceptata (kontraŭ 1 voĉo).
Proponon X (vidu S-ulo n-o 42) la komisiono rekomendas akcepti, ĉar okazis ĉiam diskutoj pro la malaprobitaj proponoj.
K-do Deubler esprimas sian opinion pri la nekompetenteco de multaj kongresanoj, kiuj nur vizitas la Kongreson, por aŭdi eksterlandanojn kaj uzi esperantan lingvon, sed ne konas la materion, tute ne interesiĝas pri la organizaj aferoj, kaj mekanike voĉdonas.
Propono X estas akceptata (kontraŭ 7 voĉoj).
Proponon XI (vidu S-ulo n-o 42) la komisiono rekomendas malakcepti, ĉar estas preskaŭ neefektivigeble kaj malutilas al la SAT-kaso. Pro la diferencoj inter la diversaj valutoj kaj kurzoj estas nature, ke oni tion ne povas aranĝi. Unuanime malakceptita.
Proponon XII (vidu S-ulo n-o 43) la komisiono deziras malrekomendi, ĉar ni ne havas grupan aŭ landan sistemon, ne estas eble kontroli, ĉu delegito rajtas je tiom aŭ tiom da voĉoj. Ĉar ni havas individuan aliĝon al SAT, ne taŭgas grupa reprezentado. Povus esti, ke k-doj pere de siaj korespondantoj kolektus pli ol 200 voĉojn. Nomojn oni ne povas kontroli.
K-do Deubler: Ni devas doni al la membroj la rajton, ke ili estu reprezentataj dum kongreso. Nun la kongreso okazas en Vieno, sed la Vienanoj pripensu, ke eble venontjare la Kongreso povos okazi en Moskvo, kaj ili restos nereprezentitaj.
K-do Bässler: La Kongreso ja ne havas decidrajton. Ĝi nur povas decidi pri tiaj proponoj, kiuj ne kontraŭas la celon de SAT. Ekz. en Cassel estis tute neeble kontroli la rajtigilojn delegitajn. Estis granda kaoso.
K-do Deubler proponas jenan aldonon al artikolo 10 de statuto en okazo de malakcepto de ĉi-propono: «Statutŝanĝoj ĉiam estu submetataj al la ĝenerala referendumo.»
K-do B . . . . opinias, ke al la kongresoj nur povas veni monhavantoj.
K-do Drezen proponas kompromison: Ĝiskiam niaj kongresoj ne estos laŭorde organizitaj, ĝis tiu momento ni devas lasi nin turni al referendumo. Statutŝanĝoj do ĉiam estu prezentataj al referendumo.
K-do Revo opinias, ke nekontroleblaj teknike estas la mandatoj (rajtigiloj) dum ni ne havas oficialajn SAT-grupojn. Se SAT plu kreskos, estonte la afero estas konsiderinda.
La propono XII estas malakceptata (kontraŭ 8 voĉoj).
La propono Deubler pri aldono al Art. 10 de Statuto estas unuanime akceptata.
Propono XIII (vidu S-ulo n-o 43) estas sendiskute, unuanime akceptata.
(Finota en venonta n-o.)
SOMERO PASIS. POST RIPOZO EKLABORU KUN NOVAJ FORTOJ POR SAT!
KORESPONDEJO
3414. Ĉar jam aperis art. pri sama temo, ni ne povas utiligi la vian.
3632. Okaze mi uzos viajn art.
3721. Vian trad. mi nur uzos en okazo de bezono.
5141. Jes, vian leteron mi bone ricevis. Okaze ni eble uzos la spritajojn, kvankam ni ne ĝis nun faris tion. Atentu! Red.
Camille Flammarion kaj la naciismo.
Kiel ĉiuj veraj kleruloj, Camille Flamarion, la fama astronomo kaj psikisto, kiu lasttempe mortis, ne forgesis protesti kontraŭ la maljusteca ordo kiu regas la homaron. La milito ribeligis lian konscion. Li konsideris la ekzistadon de antagonistaj kaj militemaj patrolandoj kiel postresto de la primitiva barbareco. Same kiel Blaise Pascal verkis definitivajn frazojn pri la stulteco de la landlimoj kaj de la patriotismoj, Flammarion malhonorige signis la mortigan militarismon kaj la rivalajn naciismojn.
Jen eltirajo de Stella, kie la mondfama astronomo kaj psikisto diras la veron pri la aktuala barbareco, al kiu la revoluciuloj deklaris senkompatan militon:
«Tiu kompatinda homaro tute ne estas liberigita de la antikva kaj barbara eraro koncerne la naciecojn, kaj ĝi preskaŭ nenion akiris koncerne realan liberecon, ĉar preskaŭ ĉiuj ĝiaj naturrimedoj nur utilas por daŭrigi inter kelkaj grupoj enŝlositaj en artefaritaj kaj variaj landlimoj sentojn de rivaleco, malameco, inciteco, kiuj ĝin eluzas kaj paralizas.
La inteligento estas ankoraŭ tiel bruta, ke la popoloj honorigas la diplomatojn kiuj, per mensogo kaj trompo, okazigis kaj okazigas plej ruinigajn militojn por sin kovri per gloro kaj honoro.
La militarismo estas abomenindajo, hontego, stulteca kaj idiota frenezeco. Ĉiuj de Eŭropo kunigitaj registaroj estas malpli inteligentaj ol hundaro aŭ se, vere, ili sian konduton pripensas, proklamas principe kaj rajtige ŝteladon kaj mortigadon. Oni edukas la homojn porti tranĉilojn en siaj poŝoj kaj interbuĉi kiel brutuloj.
Tiu militarismo estas lernejo de mallaboremo kiu forkondukas la laboristojn for de iliaj okupmetioj.
Tute kateninde freneza estas tiu tera homaro. La hundoj, la katoj, la talpoj, la ostroj, la napoj kaj la kukurboj estas malpli stultaj.
Bestoj kaj kreskajoj luktas kaj baraktas por vivi; homoj luktas por la gloro esti buĉataj. Trad. 1255.
* * *
Dek diordonoj de l’nuntempa kredemulo.
Testamentajo en la lumo de la socikonscio refarita por la tempoj pli malfruaj ol tiuj en kiuj ĝi ĝustatempis.
Klaskonscio — via direktanto, — timu iajn interkonsentojn kun malamikoj de via klaso kaj —
ne iluziiĝu pri iuj ajn benoj akireblaj per ĉi-agado. Memoru ke teknikprogreson de la Kapitalo en, sur kaj super tero ĝi aplikas nur por via sklavigo.
Ne babilu krieme pri viaj ideoj kaj batalu por praktike efektivigi ilin.
Memoru, ke la Unua de Majo — festego de laboruloj — simbolo de venonta glorvenko.
Vi estu bona filo de via klaso kaj via partio; sukcesu subigi propran volon bataleman al fermalmola severmalvarma voĉo de l’ partio.
Militu kontraŭ milito, disiganta kaj dispolviganta viajn fortojn revoluciajn, stariganta vin en pozicio mortmalamika al via fremdlanda frato-laboristo.
Detruu malĉastplenan vin- kaj sangmalsekigitan moralon de l’ parazitoj; la Nova Mondo kreu novan moralon kaj etikon.
Via beno estis forŝtelita de vi; se vi povus forpreni ĝin de parazitoj, vi estus prava.
Unuiĝu viaj fortoj kun viaj najbaroj-samideanoj en la Komuna unuecfronta luktado por liberigo de l’ laboruloj. Estimu ideojn de l’ partianoj, eĉ ne samajn kiel viaj, ne manku al ili en ilia laboro, ĉar ioma diferenco en teoriprincipoj neniam malproksimigu unuectendencon.
La Tutmondo apartenas al tiu kiu manĝas pro laboro. Enhavprenu ĉion, forjetinte la infektulcerojn, kiuj lokiĝis sur korpo de l’ Nuntempo: — kapitalismo, eksplua tado, religio . . Dm. Albanov (1188)
— página 8 —
8 — SENNACIULO
Sennacieca Asocio Tutmonda
Asocia Sidejo: 23 Rue Boyer, Paris-XXe Adm. Sekretariejo: Lerchner, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz — poŝtĉeka n-ro 6835
OFICIALA INFORMILO
Celo: Utiligi praktike la internacian lingvon Esperanto, por la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda (vidi la Statuton).
Punafranko
Jam ofte ni atentigis pri ĝusta afrankado de poŝtajoj tamen ni multfoje ricevas ne sufiĉe afrankitajn ajojn, por kiuj la poŝto postulas altan punafrankon kiu tre ŝarĝas nian etan kason. Estonte ni rifuzos tiajn poŝtajojn.
Monbiletoj
Kamaradoj, kiam vi sendas monon al administrejo, nur sendu bonajn, ĉar ĉifonitajn la banko ne akceptas kaj tiuj monbiletoj estas por ni senvaloraj. Ankaŭ metalmonon ne sendu, ĉar la banko ne pagas la kurzan valoron por tiuj moneroj sed nur la metalan kaj per tio ni malprofitas.
Aldonu afrankon
Se vi deziras iun ajn respondon flanke de la administrejo aŭ redaktejo, vi neniam forgesu aldoni la afrankon. Ni ne emas daŭre pagi tiujn kostojn el la asocia kaso. Estonte ni ne plu respondos tiajn demandojn. En multaj landoj ekzistas respondkuponoj aŭ respondkartoj. Tamen respondkuponoj estas multekosta afero, pro tio ni ankaŭ akceptas poŝtmarkojn el tiuj landoj kie respondkartoj ne ekzistas.
Por Ĉinio
Platiel-Landshut, 2,30; Rolo-Leipzig, 3,—; Beranek-Wien, 1,08; Lanty-Paris, 2,—; Barthelmess-Leipzig, 3,—; Iu-Aalsmeer, 0,25; Ribeiro-Porto, 0,46; SAT-anaro-Landshut, 4,—; Krstulović-Wien, 1,77; Fröding-Rockford, 21,— mk. germ. Sume: 38,86 mk. germ.
Ĉi-sumo estas ĝirita al ILH.-Berlin.
Municio por SAT k. ĝiaj organoj
Britio: 509-London, 1,— mk.; Francio: Migny-Paris, 3,— fr. fr.; Germanio: Friedrich-Markranstädt, 0,60; Popolspegulo, 5,— kr. ĉek.; Voigt-Leutzsch, 1,39; Schwenk-Essen, 0,40; Gottschling-Görlitz, 1,05; Tschöp-Leutzsch, 1,—; SAT-rondo-Solingen, 7,30; Jacob-Oelsnitz, 1,50; Schüttelkorb-Essen, 1,—; Szepanski-Dresden, 2,10 mk. germ. Italio: Cartosio-Arona, 5,50 lir. Norvegio: Muribo-Oslo, 2,— kr. norv. Sovetio: Martinenko, 0,25; Kurmanaev 0,25; Tulakova, 0,40; Fiŝer, 0,50; Soroko, 0,30; Grigorjev, 0,35; Jadko-Andreev, 050; Piĉaĥĉi, 0,50; (ĉiuj en Leningrad). Usono: Marchevsky-Detroit, 1,— dol.
Municio por Etiko
Munoz-Paris, 20,— fr.; Stefano-Ivanovo, 0,70 rubl.; Antunes-Castel-Branco, 5,— esk.; Sall-Leningrad, 2,18 rubl.; Muribo-Oslo, 5.— kr. norv.
Internacia Brodkastado
Aŭskultantoj kiuj kun intereso atentas la estontan evoluon de internacia brodkastado, tre verŝajne estos kontentigataj en siaj aspiroj. La lastatempe anoncita interkonsento rilate al interŝanĝo de programoj inter Britujo kaj Usono estas parto de pli granda plano kiun la Brita Brodkasta Kompanio persiste rekomendadis pere de la Internacia Unuiĝo de Brodkastistoj ĉe Ĝenevo.
Se la porprovaj eksperimentoj en septembro havos la sukceson kiun oni anticipas, estiĝos regula interŝanĝado dum tuta la venonta vintro. Ĉiuj Eŭropaj programoj destinotaj al Ameriko iros pere de la nova 25 kilovata stacio ĉe Daventry (elpar. Dàventri). La korelativa Amerika aparato ne estos preta ĝis post du monatoj, sed kiam ĝi estos preta, ĝi inaŭguriĝos laŭ karakteriza amerikana maniero. Tre verŝajne la Prezidanto brodkastos specialan komunikon al britaj kaj surkontinentaj aŭskultantoj.
Rilate al programoj el surkontinentaj stacioj por britaj aŭskultantoj mi legas en oficiala organo de Brita Brodkasta K’io «Radio Times», ke se ĉio teknike prosperos, kio kredeble okazos, eble en du noktoj ĉiusemajne Daventry ricevos kaj ree disaŭdigos programon el iu brita dominato aŭ el fremdlando, kaj oni havos serion da kanada, amerika, franca, itala, germana, belga, aŭstra kaj hispana «noktoj» laŭ moderaj intertempoj.
Pro tio ke la stacio ĉe Daventry (ondlongo 1 600 metroj) uzas tiom multe da elektra energio, eble interesataj k-doj povos profiti la okazon por aŭdi ĉi tiujn programojn.
Aranĝis laŭ informo en «Radio Times» 31. 7. 25 SAT-ano 2978
Radio en Sovetio
Transdonado per mallongaj ondoj
Je unua fojo en Sovet-Unio, trusto de malfortaj elektro-fluoj komencis eksperimenti radio-transdonadon inter Moskvo kaj Leningrado, per malgrandaj ondoj de 4—50 metroj.
Konstruado de nova radio-stacio
En Leningrado baldaŭ oni komencas konstruadon de nova forta radio-stacio, ĉe kiu estas starigita speciala transdonilo. Forteco de ĉi-stacio estas dekoble pli forta, ol ekzistantaj nun stacioj en Leningrado kaj Moskvo. La stacio havos 2 mastojn je 120 metra alto. Ĝi estas kunfandita per metalfadeno kun Moskva granda Operteatro, Popoldomo, Palaco de Laboro ktp.
La transdonado de la stacio estos aŭdebla en ĉiuj lokoj de Eŭropo.
* * *
Ĉe radio-ekspozicio en Moskvo estas eksponitaj multaj interesaj objektoj, inter kiuj: transdonilo, kiu laboris kun Ameriko (mallongonda); 20-vatta amator-transdonilo laboranta de simpla elektro-lampingo. Ĉi transdonilo povas labori nokte je distanco de 1500-2000 kilom. Krom tio estas eksponitaj katod-lampoj por mallongaj ondoj kaj granda katod-lampo je 100 kilovat.
I. Avrunin, Kremenĉug (1122)
RECENZEJO
Gazetoj
Nova gazeto. Oriento, n-o 1. Monata ilustrita revuo en esp. Eldona Kompanio «Oriento», Harbin, Manĝurio, Ĥinujo, Novij-Gorod, P. O. Box 35 (julio 1925).
Estas lukse eldonita, 110-paĝa revuo kun interesaj artikoloj pri orienta vivo kaj krome ilustrajoj. La numero komprenebla ne estas tre malmultekosta (1 Yen, t. e. 1,70 gmk.), sed oni devas konsideri, ke ĝi havas la amplekson kaj aspekton de atentinda libro. Se la sekvontaj numeroj same aspektos, ni havos per tia revuo tre bonan kaj detalan informilon pri la Oriento.
Libroj, broŝuroj
Foiro de Frankfurt (Main). Kiel kutime, la foiroficejo atentigas per sufiĉe luksa broŝureto pri la aŭtuna foiro (4.—7. oktobro). Krome interesuloj ricevas volonte informojn pri la foiro de la Foiroficejo (Messamt) en Frankfurt-M., Platz der Republik.
Specimenfoiro de Reichenberg same eldonis plaĉan prospekton en esperanta lingvo.
Svislando. Karto kaj gvidilo por la turisto. Eldonita de la Svisa Centra Turisma Oficejo Zürich kaj Lausanne.
Hejma prozo de J. Bremon Masgrau, mendebla ĉe Ferran Villaroel, str. Villaroel 107, 2. o, 2-a, Barcelona. Prezo: 1 svisa franko.
Tiel nomiĝas 64-paĝa libreto, kiu reprezentas kolekton de tradukoj el hispana lingvo, eldonitaj okaze de la XII. Kataluna Kongreso en Palma de Mallorca. La rakontoj estas interesaj kaj legindaj, sed multaj preseraroj enŝoviĝis kaj ankaŭ kelkaj gramatikaj nekorektajoj. Tamen oni senpene povas legi tiujn mallongajn pecojn el nacia literaturo.
Hebrea progreso en Palestino. 16-paĝa, ilustrita broŝuro (formato 15×24 cm), eldonita okaze de la Cionista Kongreso en Wien de la Centra Cionista Organizacio, por informi la esperantistaron pri la ĝisnunaj progresoj kaj sukcesoj de la Cionista koloniza laboro en Palestino. La broŝuro estas prezentita al la XVII. Tutmonda Kongreso de Esp. en Ĝenevo. — Kiel ni SAT-anoj pensas pri la cionista problemo, estas pritraktita en la ĉefartikolo de tiu ĉi numero. Kiu havas intereson pri la broŝuro, povas ricevi ĝin senpage de la Centra Cionista Organizacio en London W. C. 1, 77 St. Russel Street, Anglio.
Grava informo!
La unua Olimpio Laborista alportis por nia movado gravan sukceson. „Internationale Arbeitersport-Korrespondenz», kies eldonanto estas k-do Jakob Würth, Mannheim U 3, 13, decidis uzi nian lingvon por siaj celoj kaj komisiis min gvidi la Esperanto-fakon. Celo de «jak» estas, raporti pri la sportmovado tra la tuta mondo. Por efektivigi ĉi-celon mi bezonas helpantojn en ĉiuj landoj. Ilia laboro estus traduki la enhavon de informilo, dissendota ĉiusemajne de Jak, kaj peri ĝin al la centrejoj de la enlanda laborista sportmovado. Rekompence ili traduku por ni raportojn kaj recenzu el la oficialaj kaj publika gazetaro pri gravaj sportaj okazajoj. La elspezojn ni repagos kaj ankaŭ cedas modestan honorarion, kiu plialtiĝos laŭ la disvastigo de Jak kaj laŭ la kvalito de la laboro farota.
Ad. Wendt, Meyenburg Priegnitz, Wallstr. 3.
PRESEJO: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG (GERMANIO)
N.º 51, 17 de septiembre de 1925
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
[BILDO p.1 | 2,2,20,10] Mane skribita cifero per krajono en la supra maldekstra angulo de la paĝo.
2[?]-a Jaro, N-o 51
[BILDO p.1 | 41,4,53,14] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» en la mezo, emblemo de la asocio.
APERAS SEMAJNE
- Septembro 1925
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
[BILDO p.1 | 8,13,88,29] Granda ornamita literaro de la titolo «SENNACIULO», mandesegnita en kadro.
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
Redaktoro: N. BARTHELMESS, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz | Gvidanto: Ekzekutiva Komisiono de SAT, 23, rue Boyer, Paris XX | Administranto: R. LERCHNER, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz
Masoj ekmoviĝis
Rimarkinda kaj ĝojiga fakto okazas nun en Sovetio. Eble unuan fojon en historio — ne turistoj, ne burĝaj vojaĝantoj — sed masaj laboristaj grupoj de plej diversaj nacioj kaj partieco sin direktas en laboristan respublikon, por persone, per propraj okuloj ekvidi, kion ĝi atingis, kaj konvinkiĝi, ĉu justaj estas la atakoj kaj kulpigoj de burĝa gazetaro. Ni ĉeestas interesan proceson. Iom post iom proletariaro komencas liberiĝi de magia influo de gazetaro kaj de siaj gvidantoj. Unuflanke — senĝena plena de malamo atako, kiu nevole naskas pluson pri kalumnio — kaj de alia flanko eble troigitaj ditiramboj al la sama sistemo, kiu ankaŭ ne povas ne elvoki skeptikecon. Restas sola rimedo — konvinkiĝi mem.
Kaj laboristaro larĝe ekuzis tiun metodon. En la gastame malfermitaj pordoj de Soveta respubliko unu post alia eniras novaj delegacioj: ne ankoraŭ forveturis la delegacio de anglaj laboristinoj, kiam alvenis franco-belgaj delegitoj. Nun jam trapasis Sovetlandon germanaj laboristoj en plej diversajn direktojn, kaj en la sama tempo 300 svedaj kamaradoj. Ni esperu, ke ili ne estis la lastaj.
Post entuziasmaj renkontoj komenciĝis serioza laboro. Dividite en komisionoj, ili plej atente kaj profunde studis la sovetan vivon: fabrikojn kaj uzinojn, sindikatojn, kondiĉojn de laboro, sistemon de sekurado, laboristajn domojn, kulturajn kaj sportajn organizaĵojn, infanmovadon, laboristajn ripozejojn ktp. ktp. Mi ĉi tie ne intencas paroli pri la rezultoj de tiuj vizitoj. Certe, la kamaradoj jam scias, ke la ekonomia kaj kultura progreso en Sovetio, la proceso de senĉesa kresko, forte impresis la laboristaron, kiu mistifikita de sia gazetaro tute ne tion esperis trovi en Sovetio. Mi eble ne eraros supozante, ke multaj el ili opiniis riski sian vivon, veturinte en landon de GPU, Ĉ. K., en landon de barbara diktatoreco ktp.
Sed ne tio nur estas grava, ke la muro de kalumnioj disfalis. Sendube, la plej rimarkinda en tiuj ĉi vizitoj estas la senpera renkonto de diversnaciaj fratoj laŭ laboro kaj batalo, ne dum la milito, ne en malamikaj remparoj, kiel okazadis ĝis nun, sed en plej favoraj por kresko de solidareco kaj amikeco kondiĉoj. Unuan fojon en historio laboristoj kiel mastroj akceptas siajn karajn gastojn. Ĉu oni devas miri pri la entuziasmo de renkonto, la nesatigebla intereso de unu al alia, la miloj da demandoj? Ne intervjuado pere de gazetaj raportistoj, sed reciproka intima parolado . . . pere de tradukantoj! Jen la historia fatalaĵo de niaj tagoj, kiu neniam ankoraŭ ŝajnis tiel maldolĉa, kiel en nunaj cirkonstancoj.
Mano ĉe Mano, dividitaj nek de limoj, nek de polico aŭ spionoj, kiom intima, riĉenhava kaj signifplena povus esti tiu renkonto. Kiom da aferoj estus priparolitaj, kiom da duboj disblovitaj, kaj kiel la vero — ne pompe ornamita gazeta veraĵo, sed efektiva proletaria vero, kiun tiel avide serĉas nun la internacia laboristaro, estus aperinta al ili! . . .
Por tio mankas nur bagatelo — reciproka interkompreno.
Kian moralan triumfon ĝuis la laboristoj, kiuj kunvenis dum la Kongreso en Vieno!
Jen, kial ankoraŭ neniam estis bezonata la vigla, insista laboro de nia SAT-anaro inter laboristaj vicoj kiel nun. La serio de vizitoj al Sovetio nur komenciĝis. Novaj, pli vastaj laboristaj rondoj veturos al ni.
Kaj ni devas zorgi, ke en tiun delegacion nepre eniru esperantistoj. Pli alte, pli kuraĝe ni aŭdigu nian voĉon por esperanto inter laboristaj masoj, ĉar nun jam neniu kuraĝos diri, ke proletaro ne bezonas internacian lingvon.
Se iu ĝin nepre bezonas nun, do nome la proletaro, kaj per ĉiuj rimedoj tion kredigi al ĝi — estas nia devo.
I. Lisiĉnik (Kiev).
Mizera stato de litovaj vilaĝoj
Terkulturo en Litovio. — Terkulturaj lernejoj. — Malklereco. — Influo de pastroj kaj religio. — Kooperacia movado. — Grandaj impostoj sur vilaĝoj. — Malriĉaj vilaĝanoj. — Elmigrado. — Perspektivoj de socialismo.
Litovio estas terkultura lando. 77 % da tuta loĝantaro loĝas en vilaĝoj kaj plugas la nigran teron patrinon. Bedaŭrinde, litovaj vilaĝoj estas nestoj de malklereco kaj mizero. Oni kulturas la teron per primitivaj iloj. Lignaj plugiloj kaj lignaj erpiloj estas ankoraŭ ĉie troveblaj. Terkulturaj maŝinoj, eĉ dusulkaj plugiloj ne vizitas nian vilaĝon. Nur en bienoj ili estas troveblaj. Kaj la vilaĝanoj, posedantaj po 5—15 hektaroj, ne havas monon por ilin aĉeti. Plejparto da kamparanoj vivas laŭ malnova kutimo en komunaj vilaĝoj po 20—40 familioj, kaj iliaj kampoj estas dividitaj en longajn kaj tute mallarĝajn (ofte nur 3-metrajn) terpecojn; nu, tiajn terpecojn oni eĉ ne povas kulturi per maŝinoj. Nur dum la lastaj jaroj oni rapidas disdividi la grandajn kaj neoportunajn vilaĝojn en apartajn terpecojn por ĉiu familio. Sed tiu-ĉi disdividado estas malutila por senteruloj. Ĝis nun ili povis almenaŭ uzi la komunajn paŝtejojn. Sed post disdivido de vilaĝo ili ricevas nur ĝardeneton, kaj la paŝtejojn forprenas de ili la «sankta posedrajto.»
— página 2 —
2 SENNACIULO
Litova tero estas malfruktodona, kaj la kamparanoj malmulte zorgas pri ĝia fruktodonigo. Mankas al ili klereco, mankas sperto. Kie ili ĉion-ĉi ĉerpu? En la terkulturaj lernejoj — estas sola respondo. Sed en la tuta lando estas nur 8 terkulturaj lernejoj kaj ankoraŭ 2 por virinoj (kune do 10). Tio ja estas «pardonebla». La registaro havas multe da «gloraj» elspezoj — por giganta armeo, por ŝtataj aŭtomobiloj, por ministraj cilindroj — kie do ĝi prenu monon por tiuj ĉi «aĉaj» terkulturaj lernejoj?
Brutbredado ankaŭ donas al niaj kamparanoj nenian profiton. La ĉefa kaŭzo — laktproduktado ne estas organizita. Ĉiu familio produktas buteron kaj alion aparte per primitivaj metodoj, sen iaj maŝinoj. Komence de ĉi-jaro estis en la tuta lando nur 39 kulturaj kooperaciaj laktejoj. Mankas specialaj lernejoj, mankas ankaŭ spertuloj organizantoj.
Malklereco regas en niaj vilaĝoj: 45,6 % da kamparanoj estas analfabetuloj, 23,2 % scipovas nur legi, kaj nur 31 % scipovas legi kaj skribi. Libroj, eĉ plej popularaj, ne disvastiĝas inter vilaĝanoj. Solaj libroj, troveblaj en litova vilaĝo, estas: religiaj libroj kaj kalendaroj. Gazetojn preskaŭ neniu legas, eble nur 2 aŭ 3 el 100 plenaĝuloj. Ĉio-ĉi prezentas bonan kampon por religia fanatikeco kaj diversaj superstiĉoj. Pastro estas por plimulto plej granda aŭtoritatulo. Pastro estas ilia konsilanto dum parlamentaj balotoj, al pastro ili fordonas mortante ĉiun per sanga ŝvito kolektitan monon por «prizorgo» de postmortaj aferoj. La solaj lumportantoj en niaj vilaĝoj estas popollernejoj, sed ili estas ankoraŭ maloftaj. 4 aŭ 5 vilaĝoj havas nur unu popollernejon. Sed ankaŭ ĉi-tien la burĝa-pastra registaro ŝovas sian manon. Socialistemajn instruistojn la ministerio por klerigo ne toleras. Se la socialistoj-instruistoj aŭdigas sian voĉon, tuj la fanatikuloj denuncas ĉi-tion al pastro, pastro al registaro, — kaj baldaŭ instruisto estas forigita el sia ofico. La burĝaj instruistoj ne ligiĝas kun loka junularo kaj lasas ĝin droni en drinkemeco kaj malklereco. Ie ili organizas naciecajn aŭ klerikalecajn organizaĵojn, kiuj ne klerigas junularon, sed nur altrudas al ĝi aĉan ŝovinismon kaj profundigas ĝian fanatikecon.
Menciinda estas abundeco de gimnazioj en Litovio. Sed tiuj gimnazioj estas malbone aranĝitaj kaj havas skolastikan karakteron: deviga latina lingvo (ne ĉie), devigaj religi-lecionoj, neniaj praktiklaboroj, parker-lernado ktp. La nespertaj vilaĝanoj kondukas tien siajn infanojn, por ke ili fariĝu «sinjoroj». Sed baldaŭ la patroj disreviĝas. Ok jarojn studinta vilaĝanfilo nenion profitas. Li ricevas nenian specialecon, kaj la universitataj studoj estas por malriĉa vilaĝano tro multekostaj. Mizero rikanas antaŭ li.
Kooperacia movado ankoraŭ nur embrias en litovaj vilaĝoj. La fervoruloj organizas ialoke kooperaciajn terkulturajn asociojn. Ĝis nun en tuta lando ekzistas ĉirkaŭ 170 tiaj asocioj. Kelkaj el ili prospere laboras, sed multaj pro manko da spertaj gvidantoj restas nur sur papero. Iom pli multenombraj estas kooperaciaj konsumasocioj: en ĉiu urbeto estas almenaŭ unu kooperacia butiko. Kaj la neorganizitaj vilaĝanoj (plejmulto) vendas ĉiujn siajn produktojn al judaj komercistoj, plej aĉaj trompemuloj; ĉe la samaj judoj ili aĉetas necesajn por si produktojn. Tiuj-ĉi perantoj havas en malklera Litovio tre bonan vivon, do ilia nombro estas ankaŭ granda. En tuta Litovio estas ĉirkaŭ 18200 privataj komercaj institucioj, do ĉiuj 109 loĝantoj¹) nutras unu peranton.
Pri politiko plejmulto da litovaj vilaĝanoj havas nenian komprenon, precipe maljunuloj. Ili eĉ ne scias, ĉu prezidanto, ĉu reĝo regas Litovion, ili ne scias, kia diferenco estas inter respubliko kaj monarkio. Nur militoj interesas nian vilaĝanon. Ekvidinte homon, legantan gazeton, vilaĝano demandas: «Ĉu ne aŭdiĝas milito?» Ricevinte nean respondon, li foriras trankviligita. Kiu naskas ĉi-militojn, li ankaŭ ne pensas. «La reĝoj kunvenas kaj decidas militi», — diras vilaĝano senpripense: — «Politiko ne estas nia afero. «Sinjoroj» pensu pri tio. Ni do laboru, suferu kaj silentu.» Pri socialismo niaj vilaĝanoj malmulte aŭdas, kaj ankoraŭ pli malmulte komprenas. Nur junularo sub gvidado de iu gimnaziano aŭ instruisto organizas ie socialisteman rondeton. Sed tuj ekaŭdas pastro kaj ekmalbenas la socialistojn dum prediko per plej maldecaj vortoj (ĉio estas en ordo: la preĝejoj estas ĉe ni veraj mitingejoj!). La fanatikaj parohanoj kredas, kaj «la cicilikoj» fariĝas en ilia fantazio veraj monstroj, senmoraliĝintaj homoj kaj simile. La junularo kompreneble malmulte atentas pastrajn vortojn.
Registaro premas vilaĝanojn per grandaj impostoj. Vilaĝanoj ofte ne havas monon por pagi. Tiam venas policisto, skribas ion en sian notlibron, kaj post kelkaj semajnoj aŭkcie estas vendataj preskaŭ la lasta brutaro aŭ terkulturiloj de vilaĝano. Sed eĉ tiuj ĉi grandaj impostoj ne sufiĉas por kovri la luksajn elspezojn de ŝtata buĝeto. Do la registaro decidis vendi la solan landan riĉaĵon: nome la arbarojn. Arbaroj kovras 14 % da tuta litova teritorio. Tio ne estas multa. Vilaĝanoj plendas, ke mankas ligno por hejtado kaj domkonstruo, kaj la financa ministro ekspedas la lastajn arbarojn eksterlanden kaj ĝojas, ke litova buĝeto estas «sen deficito». En la jaro 1923 la lignoeksporto konsistigis 28,8 % da tuta litova eksporto, nun eble la samon. Baldaŭ Litovio aĉetos lignomaterialon en eksterlando. Sed la registaro, antaŭsentante sian agonion, pensas, kiel Ludoviko XV: «Por ni sufiĉos, post ni estu superakvego!»
En la litovaj vilaĝoj vivas ankaŭ senteruloj. Ilia vivo estas plej mizera. Dum labormonatoj (dum fojn- kaj sekalfalĉado) ilin dungas la pli riĉaj vilaĝanoj ofte por plej malgranda salajro. La dungatoj ricevas la manĝaĵon kaj tagan salajron: viro ĉirkaŭ 4 lidojn, virino ĉirkaŭ 2 lidojn (1 dolaro = 10 lidoj). Kaj dum la vintro, kiam neniu ilin dungas, la vilaĝaj senteruloj estas veraj urbaj senlaboruloj, ili preskaŭ malsatas. Kion do ili faras? Virinoj ŝpinas, konkurante kun la ŝpinmaŝinoj kaj perlaborante nur ½—1 lidon potage. Viroj okupiĝas per diversaj propraspertaj lernitaj metioj, ankaŭ preskaŭ nenion perlaborante. Kial do ili ne lernas profitdonan metion? Ĉar en Litovio ekzistas neniaj metiaj lernejoj, mi almenaŭ scias nenian.
Pro diversaj supre cititaj mizeroj la elmigrado de vilaĝanoj kreskas, kvankam la elmigrado eksterlanden estas ĝenata per diversaj militservaj leĝoj kaj aliaj malhelpaĵoj. Antaŭ milito oni elmigradis al Usono; sed nun la nombro de elmigrantoj Usonon estas limigita. Tial la elmigrantoj devas serĉi aliajn «landojn de feliĉo» (Argentino k. a.), kie ili, nesciantaj lokan lingvon, ofte trafas en pli grandan mizeron.
Jen kiel mizere vivas litovaj vilaĝanoj. Sed ni ne tro malĝoju. Litovaj urboj kaj urbetoj staras sur pli alta kultura nivelo. Tie prosperas ankaŭ socialismo. Ĉi ondo de kulturo kaj klaskonscio penetris ankaŭ en la vilaĝon. La stultaj maljunuloj restos stultaj ĝis morto. Sed la junularo leviĝas. Ĝi jam forĵetas iom post iom drinkemecon, malklerecon, superstiĉojn kaj rigidecon. Junularo organiziĝas, ribelas kontraŭ pastraj mensogoj, ekprenas libron, aperas sur scenejo. Juna generacio estas nia espero! Nur ĝi levos litovan vilaĝon sur pli altan kulturan kaj socian ŝtupon!
Kamaradoj tutmondaj! Ĉu vialanda vilaĝo estas en la sama stato? Skribu, «Sennaciulo» akceptos. Multe oni skribas pri mizero de fabrikaj laboristoj, sed malmulte ni scias pri vilaĝanoj, kiujn same premegas la kapitalismo. Ni ne forgesu niajn kamaradojn vilaĝanojn!
Filo de Vilaĝano.
¹) 25 familioj.
La «junspartakista» movado en Germanio
Okaze de la «Internacia laborist-infana semajno», kiu daŭris de 30. aŭgusto ĝis 6. septembro, ni povis konstati en Germanio atentindan kreskon de organizita revolucia infanmovado. Laŭ la modelo de «junaj pioniroj» (infanoj de Lenin) en Sovet-Unio formiĝis en Germanio grupoj lokaj de laboristaj infanoj al potenca, centrigita organizaĵo, kiu laboras man’ en mano kun junularo kaj plenaĝuloj. La fundamenta ideo, ke plej frue la juna homo ekkonu, kio minacas lin en la vivo kaj, kion li devas kontraŭbatali kaj alceli, kondukas al la konsekvenco: la infanoj ne estu detenataj de la politika «veneno», sed estu fruaĝe instruataj pri la bataloj, kiujn trapasi devas la plenaĝa laboristaro. Ili ekklariĝu pri la jugo, sub kiu suferas la gepatroj, kaj pri la kaŭzo de tiuj suferoj, kiuj trafas ilin mem kune kun la gepatroj.
— página 3 —
SENNACIULO 3
La nomon prenis la org-aĵo de Spartako, la antikva heroa porbatalanto de liberigo el sklava jugo. Kaj ĉiu infano eniranta la org-aĵon estas instruata pri tiu historio el antikva Romo, kiu validas tra la tutaj jarcentoj (ĉiam nur en ŝanĝita formo) ĝis nuna epoko de imperialista kapitalismo. La infanoj estas edukataj tie ne nur, por lerni politikan pensadon, sed ankaŭ — agadon. Se oni memoras, kiom utilaj povis kaj povus esti infanoj dum revoluciaj agoj, tiam oni scios taksi la gravecon de tiu punkto.
Tiuj infanoj distingiĝas marŝante surstrate (ili partoprenas ĉiujn demonstraciojn de la laboristaro) per disciplino kaj ordo. Ili havas sian propran estraron el infanoj. Infanoj plenumas ĉiujn funkciojn. Eĉ ili havas siajn proprajn oratorojn, kiuj parolas antaŭ la publiko, kiam estas manifestacioj aŭ, kiel en la internacia semajno, publikaj infan-kunvenoj.
Tamen la plej grava agadkampo por la infanoj de l’ organizaĵo estas la lernejo. En la lernejo ili provas ariĝi kaj altiri ĉiam novajn infanojn malkontentajn pri la metodoj de instruado kaj pri la naciisma edukado de la instruistoj al sia rondo, tiamaniere formante en favoraj okazoj verajn «lernejajn ĉelojn» kun firma programo kaj certaj taskoj solvataj. La efikoj estis sentataj de la reakciuloj. Sekvis malpermesoj de la Junspartaka Ligo en Bavario kaj en Turingio. La reakcio timas tiujn infanojn organizitajn kaj skribas pri la danĝero en sia gazetaro.
Sed la infanoj – pioniroj neniel lasas timigi sin. Kun entuziasmo, laboremo kaj konsekvenceco ili iras sian vojon, garantiante al la pli maljunaj la Novon de la Estonto!
Leipzigano
TRA LA KLASBATALO
Dum la nokto al 6. sept. en Varsovio estis arestitaj pli ol 100 komunistoj.
Abd-el-Krim faras novajn atakojn kontraŭ la hispana kaj franca frontoj, por malhelpi la kontraŭulajn preparojn por ofensivo.
La kunsido de la Ligo de Nacioj estas malfermita en Ĝenevo per Painlevé.
Protokolo de la Va SAT-Kongreso en Wien 11.—15. aŭgusto 1925
(Fino)
Prop. XIV rekomendas akcepti la komisiono.
K-do Bässler: Ni ne rajtas kateni la manojn de la k-doj. Tamen mi rekomendas la akcepton.
K-do Feith: La propagando ĉe socialdemokratoj per niaj du gazetoj (unu kun komunista insigno) estas tute neebla. Ne devas aperi en la gazetoj motoj kaj devizoj de komunistaj gvidantoj. Li parolas kontraŭ la flugfolio de Berlin (Muravkin) pro la tendenco, kaj kontraŭ la germanlingvia presservo pro sama motivo. Li kritikas la vorton «mondrevolucio.»
K-do Slezak opinias, ke la insignoj mem ne donas la karakteron al la revuo SR. K-do Feith tro akre parolis, sed F. estas bona propagandisto kaj atingis multon en kontraŭ «ida» agado. Nun la socialdemokratoj iom komprenis la taskon, kunlabori ĉe niaj gazetoj. Kial ni ne faris tion pli frue? Ĉu pri la vorto «mondrevolucio» ni ne povas konsenti? Ĉu ni deziras „nacian revolucion»? Se ni socialdemokratoj nun same vigle kunlaboras, kiel komunistoj ĉiam faris ĝis nun, la venonta Kongreso ne plu okupos sin pri tiu politika temo.
K-do Richter konsentas la akcepton de la propono, sed kontraŭas la enmeton en la statuton.
K-do Drezen principe aprobas tiun proponon, ĉar ni sincere volas starigi unuecan fronton. Ni devas laŭeble eviti problemajn temojn, sed nur paroli pri faktoj. Ni devas batali pro tio, kion ni akiris. Laboristaro ĝenerale fariĝis pli konservema. Ni restu klasbatalaj esperantistoj. Ni ne forlasu klasbatalan tendencon. Kiu rezistas la revoluciajn ideojn, tiu ne povas kun ni kunlabori. Grandan skismon ni devas nepre eviti. Oni ne enmetu la proponon en statuton, sed traktu kiel deziresprimon.
K-do Jonas: Sola mia propagandilo por SAT estis «Sennaciulo». Venis malbona impreso. La kom. organizaĵoj pli subtenas la movadon ol socialdemokrataj. La rusaj k-doj estas pli agemaj ol ni. Sed kelkaj artikoloj entenis «pintojn» kontraŭ aliaj tendencoj. — Per alia organiza sistemo ni povus pli bone atingi nian celon.
K-do Revo: Mi atakis k-don Sproeck, ĉar li volas disigi SAT. La vorto «mondrevolucio» ne povas esti malakceptata de socialdemokrato (ĝin uzas en siaj verkoj Bauer, Hilfferding, Kautsky). Se k-do Jonas parolas pri komunista sintrudo, li pripensu, ke ekz. ankaŭ la hieraŭa Festvespero estis aranĝita en la nomo kaj per la vortoj de la socialdem. partio. Jam estas sufiĉe grava fakto, ke ni unuanime faris la plej gravajn decidojn dum tiuj kongresaj tagoj, ke ni estis samcelantoj. Ni ne kreu lasttage disharmonion.
K-do Drezen proponas ĉesigon de la debato. K-do Deubler kontraŭas.
Voĉdonado decidas finon de la diskuto (kontraŭ 5 voĉoj).
K-do Zavada kredas plej grava tiun proponon. Li dezirus intertendencan komisionon. Parolas pri superpartia kulturo kaj la vana provo estingi la partian animon en ni. En la vicoj de SAT ni estu superpartiaj. Ni propagandu ĉion, kio estas ĝenerale sennaciisma. Tendenc-folietoj al la gazeto aldonataj ŝajnas necesaj. (K-do Richter vokas: Mankas la mono!).
K-do Lanty defendas la forstrekon de frazo el artikolo. Oni devas eviti polemikojn pri ĉiutagaj aferoj.
K-do Feith kredas la proponon de k-do Zavada praktike neefektivigebla. Oni ne akceptu tro multajn art. de unu tendenco.
K-do Deubler alvokas al vera tolerenio. Mi ĝoje legas artikolojn skribitajn laŭ certa mondrigardo, ĉu komunista, ĉu socialdemokrata. Sed aĉajn esprimojn ne devas enhavi la artikoloj. Per la nura vorto «superpartieco» ni ne ŝanĝos la aferon.
K-dino Limouzin spertis, ke ankaŭ la komunistaj artikoloj estas cenzurataj en SAT, eĉ malakceptataj.
La propono XIV estas akceptata kiel deziresprimo (kontraŭ 1 voĉo).
Oka laborkunsido, 14. aŭgusto posttagmeze.
Daŭrigo de pritrakto de la proponoj.
Propono XV (S-ulo n-o 43) jam estas pritraktita.
Proponon XVI (S-ulo n-o 44) rekomendas malakcepti la komisiono. Ĉar Sennaciulo jam havas multege da prezoj, ni ne povas riski fari du prezkategoriojn.
K-do Bauer-Gablonz volas per la propono pliatligi la tarifon por la «neŭtraluloj».
K-do Lerchner: Doni al SAT-anoj favorprezon por la gazeto estas neeble. Krome ĉe semajna organo la afero estus tro komplika.
La propono XVI estas unuanime malakceptata.
Proponon XVII (S-ulo n-o 44) la komisiono proponas transdoni al la kooperativo. Ĝi decidu, ĉu estus oportune eldoni.
K-do Guma opinias superflue eldoni tekstlibron sen muziknotoj.
K-do Bauer opinias, ke plej multaj melodioj estas konataj. Sufiĉas, se unu k-do en grupo havas la plenan Kantaron (kun notoj).
Oni akceptas la proponon de la komisiono.
Propono XVIII jam estas pritraktita.
Proponon XIX (S-ulo n-o 44) la komisiono rekomendas malakcepti, ĉar estas parolite jam multfoje pri varbado.
K-do Zavada opinias tre grava la laboron en kooperativoj. Ĝis nun oni nenion faris tiurilate. Petas akcepton.
K-do Richter opinias, ke oni povus rekomendi la proponon al la anaro.
La propono XIX estas unuanime akceptata.
Propono XX estas laŭ konsilo de la komisiono unuanime malakceptata, ĉar la akcepto signifus financan malutilon por la Asocio.
Proponon XXI (S-ulo n-o 44) rekomendas malakcepti la komisiono, ĉar ni ne konas la aferon Hajdovski, do ne povas enmiksiĝi.
La propono estas malakceptata (kontraŭ 2 voĉoj).
(K-do Deubler rimarkigas, ke li nur malakceptis, ĉar li ne konas la kaŭzojn de la enkarcerigo). Propono XXII jam estas pritraktita. Proponon XXIII oni akceptas kun la kondiĉo, ke la iniciatintoj mem entreprenu la ellaboron de la projekto.
Propono XXIV kaj XXV jam estas pritraktitaj.
Proponon XXVI la Kongreso malakceptas laŭ deziro de k-do Barthelmess, kiu diras, ke en SR. ankoraŭ okazos konkurso kun la tasko, krei definitive taŭgan SAT-himnon.
Post komencita pritrakto de la tro malfrue alvenintaj, nepresitaj en «Sennaciulo» proponoj (n-oj 27—35) la Kongreso decidas laŭ propono de k-do Deubler, ne plu pritrakti tiujn proponojn, sed transdoni al la EK. por la proksima kongreso.
K-do Drezen deziras, ke oni akceptu deziresprimon, ke k-doj-laboristoj klopodu eniri en Lingvan Komitaton por revoluciigi LK. La naciaj lab. esp. asocioj havas la taskon zorgi pri tiu punkto. La Kongreso akceptas tiun deziresprimon unuanime.
K-do Guma prelegas kiel fina ekstrakto kaj resumo de la Kongreso la
Gvidrezolucion
(kiu estas presita distinge en n-o 48 S-ulo, pĝ. 2).
Tiu gvidrezolucio estas akceptata de la Kongreso sendiskute kaj unuvoĉe.
Eventualaĵoj.
K-do Zavada rekomendas fondon de internacia laborista biblioteko ĉe SAT, kiu ampleksu ĉiujn gravajn verkojn de socialistaj aŭtoroj en ĉiuj lingvoj, el kiu la Eldona Fako povu ĉerpi materialon por siaj eldonaĵoj kaj el kiuj povu ĉerpi ĉiuj studemuloj kaj tradukemuloj de tiuj verkoj.
K-do Deubler opinias, ke la malgranda aparato de SAT ne elportos tiun ŝarĝon kaj ne kapablos plenumi tiun taskon.
K-do Guma same pridubas la praktikeblecon de tiu projekto kaj eĉ la utiligeblecon.
La propono estas malakceptita kontraŭ la proponinto.
K-do Ĉeĥ-Wien atentigas pri la proletaria Turista Asocio «La Naturamikoj». Li proponas, ke la SAT-anaro penu interesigi la anojn de la intern. tur. asocio «La Naturamikoj» pri la problemo de intern. lingvo Esperanto, por enpenetrigi ĝin en ĉi tiu nova, grava socialisma movado.
La propono estas unuanime akceptata.
K-do Richter atentigas pri subteno financa de respondecaj personoj, kiuj nepre devas ĉeesti la Kongreson. Ke ili sendu skribitajn raportojn, ne sufiĉas, ĉar ili devas en la diskuto ĉeesti, por respondi al la demandoj. Li postulas, ke oni donu rekompencon financan al almenaŭ kelkaj k-doj.
— página 4 —
4 SENNACIULO
K-doj Deubler, Feith kaj Ĉeĥ donas tiurilatajn konsilojn.
K-doj Klopfleisch deziras, ke la raportoj al la Kongreso aperu presite antaŭ la Kongreso.
La Kongreso unuanime konsentas rekompencon de kostoj porkongresaj al tri k-doj (inter ili estu minimume unu EK-ano).
K-do Lerchner opinias, ke oni skribe ne tiom larĝe povas pritrakti kongresraporton, kiel estas eble buŝe. K-do Drezen: Oficialan raporton trankvile oni antaŭe povas presigi, kvankam en konciza formo.
La Kongreso donas sian konsenton al tiu opinio.
K-dino Noël-Paris en la nomo de la EK sciigas la Kongreson, ke la malnova EK. disiĝis, ke k-do Migny ne konsentis denove akcepti la oficon de EK-ano, ke ankaŭ k-do Lanty antaŭ kelka tempo eksiĝis el la EK. (Ŝi legas la leteron de Lanty al EK. per kiu li deklaras sian eksiĝon, pro sekvoj de malsaneco kaj operacio). Ke tamen la EK. ofte turnis sin al k-do Lanty, bezonante lian konsilon, kaj tial treege deziras, ke k-do Lanty oficiale reprenu oficon en EK. Ŝi petas la Kongreson, per vorto instigi k-don Lanty denove eniri EK’on. K-doj Zavada kaj Drezen subtenas k-dinon Noël.
La Kongreso per aplaŭdo esprimas sian aprobon.
K-do Deubler parolas pri rifuzita artikolo de k-do Sproeck. K-do Barthelmess klarigas, ke ĝi alvenis tro malfrue, krome entenas ofendojn personajn kontraŭ k-do Lanty.
K-do Nurmi propagandas hungarlingvan lab. kultur-gazeton kun parte esperanta enhavo, agitas por la ideo de kulturgazeto, en kiu partoprenas ĉiuj prol. kulturmovadoj.
K-do Guma parolas pri kulturo kaj «nebezonaj bezonoj». Ni faru la revolucion en la spirito. K-do Zavada parolas pri manko en la Kontrolkomitato. K-do Lehmann-Dresden parolas pri propagando ĉe la Ligo de la Militkontraŭuloj (Berlin). Pri stato de SAT en Dresden.
Post pritrakto de kelkaj teknikaj demandoj rilate al kongresbildo, kongresprotokolo, komisionoj elektitaj, kolportado de S-ulo k. a. k-do Slezak konstatas, komparante la Kongreson kun la burĝa, kiu okazis lastjare en Wien, ke la laborkunsidoj de la burĝa kongreso ne estis pli bone vizititaj ol tiuj de nia Kongreso, kvankam lastjare miloj ĉeestis. Tial la V. SAT-Kongreso fariĝis sukcesplena kongreso.
K-do Drezen (finparole): En la nomo de la Prezida Komitato mi havas la plezuron konstati, ke la Kongreso estis ekstreme sukcesplena, ke ĝi evitis grandajn skandalojn, ke tio signifas grandan progreson de nia movado. Li dankas al DK. kaj EK. kaj Loka Kongreskomitato, kiu permesis nin kunveni kaj konvene kaj dece labori. Ĉiuj k-doj devas konstati, ke en nia anaro regas unueco. Ke ekzistis unueco lingva, tio ne estas miriga. Sed nur unu propono koncernis la lingvan aferon. Ni estis unuanimaj en politikaj demandoj. En praktika apliko de esp-o por revoluciaj, por klasaj celoj. Bona espero en la estontecon! Espereble ni povos saluti vin en plej proksima jaro en Soveta Respubliko, por ke vi konatiĝu kun malbono kaj bono de nia lando!
Kun kantado de la unua strofo de «Internacio» la Kongreso fermiĝas.
Alvoko al tutmondaj kamaradoj
farita je 30. julio 1925 per raditelefono de «Kom. Intern.» en Moskvo
de N. P. Evstifeieff.
Karaj kamaradoj, interlimaj kaj eksterlimaj!
La vivo ne estas ludo, ĝi estas batalo. Tial ĉiuj demandoj, kiuj staras antaŭ ni, devas esti solvataj ne de luda vidpunkto, sed de batala vidpunkto. De l’ sama vidpunkto ni prijuĝas nun eĉ demandojn pri sporto, kiu ĝis nun ŝajnis al multaj nur sistemo de ludoj organizitaj, nur kvazaŭ unu sistema personsara[?] amuzo. Nun, ĉe ni, en nia laborŝtato ni konsideras eĉ la sporton ne kiel ludon, ne kiel amuzadon, ne kiel «agrablan» manieron pasigi la tempon, nin distri, nin konkurence kompari unu kun la alia por vana gloramo, por personeca ambiciemo, sen ia ajn utilo por la laboristaro, por nia laborŝtato, sed kontraŭe — ni konsideras la sporton kiel «utilan» manieron laŭcele nin plisanigi, nin plifortigi, nin plilertigi, ni konsideras la sporton — unuvorte — kiel fizikan kulturon utilan por ni kiel por laborantoj kaj batalantoj. Ni ja bezonas sanon, forton kaj lertecon korpan kaj nervan por du ĉefaj celoj, unue por kiel eble plej fruktoporte labori, due por kiel eble plej sukcese kaj energie nin defendi en la okazo de atako, de neceso ne nur kontraŭ malamikoj (homoj), sed ankaŭ kontraŭ senkompata naturo.
Du ĉefajn bezonojn ni posedas, kiujn ni ne rajtas, eĉ se ni povus, kiujn ni ne povos, eĉ se ni dezirus, forlasi eĉ dum unu momento, tio estas la bezonoj sin nutri (ni ja grandskale spertis malsaton al ni antaŭ nelonge kaŭzitan de niaj «kulturaj» najbarŝtatoj!) por progresi kaj nin defendi, por memstare ekzisti — biologie kaj ankaŭ sociologie.
Jen de kia vidpunkto ni nun konscie kaj kutime (ĉar nia hodiaŭa «kutimo» estas nia hieraŭa «konscia» decido kaj penlabora fortstreĉado) alpaŝas al ĉiuspeca demando.
Ĝuste tiel same ni, sovetlandaj esperantistoj, alpaŝas ankaŭ al la lingva problemo, kaj tion ni esprimas interalie en nia poezio.
Ĝis nun la internaciaj rilatoj estis la plej grava privilegio de potenculoj kaj de riĉuloj. Ĝis nun nur ili povis permesi al si la lukson vidi kaj aŭdi kaj scii ion pli malproksiman ol ĉirkaŭaĵojn de sia propra malalta mizera «preĝeja sonorilejo», ĉar ili (kaj nur ili!) posedis por tio ĉiujn necesajn rimedojn kaj ilojn.
Nun ni, rusaj proletarioj, fine akiris flugilojn, per kiuj ni povas flugi malgraŭ kaj trans ĉiuj landlimoj en Mongolan, Ĥinan aŭ Japanan landon. Ni, rusaj proletarioj, akiris orelojn, per kiuj ni povas aŭskulti sonojn de lingvoj de ĉiuj aliaj nacioj ne sole unuigitaj kun ni politike, sed ankaŭ de la nacioj, kiuj estas ankoraŭ perforte fortenataj ekster nia Soveta Socialista Respublikaro, ĉar ni, rusaj proletarioj jam ekposedis radiantenojn (arte-pliperfektigitajn laŭ fabela skalo-«orelojn»). Ni, rusaj proletarioj, volonte respondus aŭ kelkfoje kontraŭdirus, volonte interparolus kun niaj samklasanoj, sendepende de politikaj kaj de landaj limoj, ĉar ni nun sentas kiel nia «lango» ankaŭ pliperfektiĝas, maturiĝas, ni jam povas ne sole paroli, sed eĉ laŭtparoli per niaj laŭtparoliloj, per niaj plilaŭtiloj . . . Tamen samtempe ni duoble, multoble pli forte sentas, ke, se landlimoj fakte malaperas, se distancoj, interspacoj elvaporiĝas, restas grandega, fatala, ankoraŭ ne superita, ne venkita baro — diverslingveco!
Jen kio nun ekstaras antaŭ ni, rusaj proletarioj, kiel «laŭvica» baro, malhelpanta nian celadon al frata unuiĝo kun tutmonda proletariaro!
Manko de unu komuna helpa lingvo malhelpas nun nian milit-iradon al la efektivigo de nia komuna celo, kiu estis proklamita kaj sekve konscie komencita jam antaŭ preskaŭ okdek jaroj per la alvoko: «Proletarioj de l’ tutmondo, unuiĝu!»
Ni iom ŝanĝas la alvokon, ĉar ni jam nun ne atentas diverslandecon tiel same, kiel ni jam ne kantas plu pri nia «estonta» batalo (Tio «estos» nia lasta batal’), sed ni jam kantas pri nia „estanta» batalo (Tio «estas» nia lasta batal’).
Do — ĉu ni ne venkos en decida hor’? Sendube, ni venkos ankaŭ ĝin, tiun lastan baron, kiel ni jam venkis multajn aliajn antaŭajn per fabela streĉo de niaj proletariaj fortoj kaj fervoro! . . .
Ni meritis sukceson kaj atingis ĝin!
Forte staras muroj de miljaroj Inter la POPOLOJ dividitaj Sed DISFALOS la obstinaj baroj Per LABORA KLASO disbatitaj!
Jes, ni ilin disbatos batante, batalante, frapante kaj ili disfalos, ĉar eĉ guto malgranda konstante frapante traboras la monton granitan! . . . Ĉu do la konscia organizata klaso de l’ veraj kreantoj de ĉio, kion posedas la homaro, ne povos, ne kapablos per solidaraj agoj, konsciaj, persistaj fortstreĉoj atingi ĉian sukceson? Despli facile ni traboros la klason kontraŭstarantan, kiu similas pli multe ne «monton granitan», sed lignon putrintan aŭ «koloson» argilan, similan al nia antaŭa carujo!
Kaj ni ja ĵuris labori kaj ĵuris batali por re-unuigi l’ homaron!
Kion do ni bezonas por tio? Unue, forigi la potencon, la estrecon de tiu klaso, kiu preferas disecon sub plej diversspecaj pretekstoj: religio, historio, nacio, lingvo, kultura nivelo kaj tipo, raso, «naturaj» limoj ktp. Tion ni faras kiel «revoluciuloj»! Due, enkonduki ilon, sen kiu neniu homo povas home, hominde unuiĝi kun alia homo; tio estas ek-uzi komunan lingvon tiel same, kiel ni jam uzas telefonon, telegrafon, aviadon, radioparoladon, mikrofonon, laŭtigilon ktp. Tion ni faros kiel «esperantistoj»!
Ĉu eble ni bezonas halti post niaj teknikaj sukcesoj kaj aranĝoj antaŭ la lasta problemo, la problemo de l’ lingvo? Ne, tion ni ankaŭ ne prokrastos ĝis la venonta tempo eĉ dum unu tagnokto, ĉar tio estas nur logika ĉenero, logika paŝo en nia ĝisnuna sukceshava, glorplena, venkriĉa militmarŝo!
Kaj nur tiam por eterna ben’ de l’ homaro efektiviĝos ke la neekspluatantaj (kaj samtempe plu ne ekspluatataj!) amasoj da homoj, komprenante unu la alian kreos unu grandan rondon familian, similan al la familio de niaj popoloj unuiĝintaj en nia Soveta Socialista Respublikaro.
Jen, KIAL nia diligenta kolegaro en labor’ necesa ne laciĝos!
Jen, KIAM la bela sonĝo de l’ homaro por eterna ben’ efektiviĝos!
— página 5 —
SENNACIULO
Ĉar ne al glavo sangon soifanta ni la homan vokas familion, sed — kontraŭe — al la mond’ eterne militinta ni promesas veran harmonion!
Mi diras «ni», ĉar ĉio estas farata de homoj kaj por homoj laŭ iliaj bezonoj, interesoj, vivplanoj, laborideoj!
Nur «nenio» estas farata de «Nulo», nomata «Dio», kaj «per si mem» aŭ per nekapteblaj, nekonataj fortoj («tempo», «progreso», «vivo» ktp.).
Kaj tial ni, aŭdante la ĝemojn de ĥinlanda laboristaro kaj junularo, aŭdante la kriojn de ribeliĝintaj riflandanoj en Maroko, aŭdante la sopirojn de bulgaroj sufokataj, ni scias, jes, ni scias, ke tio finiĝos kune kun la fino de burĝa mondestreco, finiĝos kune kun la venko de laborista mondrevolucio!
Ni scias tion, ĉar ni konas nian volon kaj vian volon, la volon de l’ plimulto de l’ homaro, — klera kaj malklera, kultura aŭ nekultura, jam organizita kaj ankoraŭ ne organizita, jam vekita aŭ ankoraŭ dormanta, blanka kaj nigra aŭ meza! . . .
Do, ne timu ĝin, la Revolucion, eĉ la plej timemaj, ĉar ĝi portas la savon al homaro!
Tempoj, rapide pasontaj, laŭ leĝoj de vivo kaj historio necesaj (ĉar reeviteblaj!) suferoj kaj doloroj de l’ Revolucio, kiel de l’ traira periodo, estas tiel same savigaj kaj sanaj kiel la suferoj de naskanta virino, kiu donas vivon al la nova vivonta estrarano de nia terglobo! . . .
Sed por tio en la decida hor’ nenion prokrastu, neniun atendu, ĉar neniu vin savos, neniu vin helpos, nek dio, nek caro aŭ alia landreĝo, nek ia heroo . . .
Liberon donos al popolo nur ĝia propra forta man’!
Tial «plifortigu» ĝin per ĉio, per kio vi povas kaj bezonas: se per la lingvo, kiel per laŭvice bezonata ilo, tiam ankaŭ per lingvo!
Tial «unuigu» viajn labormanojn per ĉio, per kio vi povas kaj bezonas ilin kundirekti: se via propra (persona aŭ nacia) lingvo ne sufiĉas en la tutmonda batalo, se vi bezonas helpon de internacia ligilo, tiam ankaŭ per helpanta lingvo internacia!
Jen kion diras al ni nia esperanta poezio!
Al kio do ni alvokas vin fine? Al paclabora («ne pacifista») sed amasa sistema ĉiutaga praktika uzado de la Internacia Proletaria Helpa Lingvo Esperanto, kreita kaj persekutita en la mortaĉinta estinta Rusa Imperio, vivanta kaj uzata en la nuna ekfloranta Sovetrespublikaro!
Vivu do la tutmonda batalanta kaj laboranta proletariaro!
Sukcesu la tutmonda interproletaria ligilo — Lingvo Internacia Esperanto!
Prosperu la tutmonda laborista unuiĝo — Internacionalo!
Venku jam alveninta kaj daŭrata spitlime — Proletaria Revolucio!
Forte staru ĝia unua venklando — nia Soveta Respublikaro!
Venu la Savonto de l’ Homaro — Tutmonda Soveta Respublikaro!
Ne estingiĝu la memoro pri niaj gvidintoj — Kamarado Lenin kaj Doktoro Esperanto!
Pereu imperialismo, ĝin naskinta kapitalismo kaj ĝin servanta militarismo!
(La aŭtoro dediĉas la ĉi-supran alvokon al la V. Kongreso de SAT.)
Esperanto kaj profunuiĝoj
Se antaŭ kelkaj jaroj, la demando pri transporto de fundamenta bazo de laboro por Esperanto en profunuiĝojn, en laborist-amasojn, por kelkiuj el esperantistoj sonis ankoraŭ iomete strange, do nuntempe, ŝajnus, en tiu ĉi demando devas esti neniuj disputoj. Tamen la praktiko montras kontraŭon: ĝis nuna tempo tiudirekte oni ne havas klare difinitan linion. Ĝis nuna tempo la laboro estas farata senbazite, la esperantistoj plejmulte organiziĝas, unuiĝas, registriĝas kaj nombriĝas ekster tempo kaj spaco, laŭ tipo de «amatoraj» unuiĝoj kaj en certa grado ili apogas sin en la laboro ne sur la laboristajn amasojn kaj iliajn organizaciojn, sed sur tiel nomatajn «liberajn» profesiojn, forŝiritajn de vivaj agfortoj de l’ historio. Dank al tio esperanta movado ne havas tiujn rezultojn kaj sukcesojn, kiujn ĝi rajtus nuntempe pretendi kaj esperi.
Ne tuŝante la detalojn de l’ historio de okazinta situo, estas necese atenti tiun ĉi cirkonstancon, kiel de l’ apartaj esperantistoj, legantaj, same kaj ĉefe, de la gvidantoj de esperanta movado ĝenerale kaj precipe laborista.
Do, vere, sur kiun alian esperantistoj, kaj ĝenerale iu ajn movado, povas sin apogi, por certe scii, certe difini, trovi firman apogon kaj plifirmigi siajn sukcesojn, krom sur laboristaj amasaj profunuiĝaj organizacioj kaj partio? . . . Oni ne havas en la mondo iujn ajn aliajn agfortojn de l’ historio, krom laboristaj organizacioj, vivaj, plensangaj, fortaj, donantaj vivplenajn branĉojn de l’ estonteco kaj firme komencantaj preni la estantecon, sur kiuj oni povas sin apogi en tiu ĉi laboro — sed interalie, ĝis nuna tempo tiu ĉi forto plej malmulte estis aplikata.
La estonteco, kiel en revolucia lando SSSR, tiel same en la tuta mondo apartenas al laborista klaso, en tiu direkto ne povas ekzisti du opinioj, kaj do Esperanto devas esti ilo eksklusive por laborista klaso. Per tiu ĉi armilo ni esperantistoj devas ĝin (laboristan klason) armigi kaj neniun pli, en tio estas la fundamenta senco de tuta nia laboro, de tuta elspezo de nia energio. El tio ni estas devigataj fari konsekvencajn konkludojn, kiam ni decidos la demandojn de nia ĉiutaga laboro dum niaj revoluciaj kongresoj.
Estas tute klare, ke «ĝis tiu tempo, ĝis kiu ne estos almilititaj profunuiĝoj, paroli pri adopto de Esperanto ni havas neniujn motivojn, almilitinte la profunuiĝojn, ni estos nevenkeblaj». Tio estas ne nova vero, sed bedaŭrinde, en ĉi tiu direkto estas farite treege malmulte kaj al tiu punkto ni devas aliri plej proksime.
Tutan laboron, kiu estos farata ĉe la lokoj, necesas konstrui sur la bazo de amasaj laborist-organizacioj, t. e. per iliaj laboristaj komitatoj, laboristaj kluboj, ĉefrajtigitoj de l’ sindikatoj ĉe la fabrikoj, uzinoj kaj metiejoj. Unuvorte, la laboron oni devas dividi laŭ linio de apartaj produktejoj, profesiaj unuiĝoj, ne rifuzante samtempe de la lokaj ĝeneralaj esperantaj unuiĝoj gvidantaj la laboron de certa urbo aŭ vilaĝo. Tion necesas fari por ke en ĉiu unuiĝo estu kreitaj bonaj «fermentaj» emociigantaj ĉeloj, kiuj en la procedo de sia disvolvo influus kaj premus superajn partojn de l’ profunuiĝo kiel rilate la gvidadon de esperanta movado laŭ profesilinio, tiel same rilate ĝian aplikon por eksterlandaj interrilatoj. Se tiun ĉi paŝon ni ne faros, tiam ni glaciigos pluan disvolvon de Esperanto ankoraŭ por kelkaj jaroj, ĉar flanke, apartiĝinte de laborista amaso kaj ĝiaj unuiĝoj, kiom ajn ni klopodus aŭ agitus — la utilon ni havus nulan, ni nur vane perdus nian energion. En nia afero, kiel en iu ajn alia, ni devas lerni organizaci-spertojn kaj metodojn de komunista partio — la partio tiudirekte ĉiam metis kaj metas plenĝuste, — solvon kaj efektivigon de ĉiuj demandoj per amasoj kaj iliaj organizacioj.
Eble oni faros la demandon: «Kial necesas tiun ĉi laboron komenci de malsupro?» Do nur tial, ĉar tio estas pli bona kaj certa vojo. El la sperto de esperanta movado oni povas diri, ke kiam oni komencis labori nur inter la influa parto — ĝi preskaŭ ĉiam ne plifirmiĝadis, sed disfaladis kaj nur tiu movado estadas firma kaj fortika, kiu sin apogas sur amasoj.
Tial la laboron inter profunuiĝoj oni devas komenci ne de supro, sed de malsupro, de la mem amasoj kaj inter la amasoj. Almilitinte la amason, enmetinte tie la fundamenton, nin povos timigi neniuj apartaj opinioj, la movado plue marŝos antaŭen kaj trovos tiun vojon, kiun esperantistoj vane serĉas jam dum kelkaj jaroj kaj ne trovas nur tial, ĉar ankoraŭ ne estas metita sufiĉe klara kaj difinita linio en tiu ĉi direkto.
Oni povas esti certa, ke tiun ĉi linion revoluciaj esperantistoj trovos kaj ke ili ne nur ĝin trovos, sed ankaŭ bonege ĝin difinos kaj montros pluan ĝian disvolviĝon.
Tiun ĉi linion estas necese trovi, kvankam tial eĉ, ke fakte la vivo mem ĝin montras — ekzistado de laboristaj internacioj, kreo de Komintern kaj Profintern, kaj ankaŭ starigo de l’ demando pri profesia unueco en la tutmonda movado, kunproksimiĝo inter anglaj kaj profunuiĝoj de S.S.S.R. kaj la vojaĝoj de niaj laboristaj unuiĝoj eksterlanden — ĉi ĉio parolas pri difinita direkto en la solvo de tiu ĉi demando. Nuntempe aplikata interŝanĝo per leteroj inter laboristoj de fabrikoj kaj uzinoj kun laboristoj de diversaj landoj, nur pravigas tiun ĉi penson. Fine plifirmiĝo kaj disvolviĝo de poŝt-telegraf-telefona kaj avio-kunligo aldonas la pruvon, kaj disvolvo de radio-telefonio
— página 6 —
SENNACIULO
jam postulas de laboristaro meti la demandon pri internacia lingvo.
Tiun ĉi demandon laboristoj devas solvi ĉe la plej proksima tempo, — de esperantistoj, ne «revuloj», sed praktikuloj, dependos la solvo de metita demando kaj apliko de esperanto kaj ĝia rolo. Oni povas diri, ke neniu alia laboro estos pli fruktodona, kiel supremetita. Por tiu ĉi laboro — por la laboro inter laboristaj amasoj, iliaj malsupraj organizacioj — la esperantistoj devas nek ŝpari la rimedojn, nek fortojn. Almilito de laborist-amasoj plene asekuros la sukceson de esperanto kaj same ĝian disvolvon kaj adopton, kiel en apartaj landoj, tiel en la tutmonda skalo. Ne ekzistas pli potenca, pli longdaŭra kaj firma, ol liberiĝanta de la katenoj laborista klaso kaj tial antaŭ esperantistoj, se oni ne volas trafi la fikorbon de l’ historio sed esperantistoj revoluciuloj ne povas tion voli — povas esti sola vojo, kaj tiu ĉi vojo estas marŝi ritme kun la tuta laborista klaso — por ĝi kaj kun ĝi. En tiu ĉi direkto do devas esti konstruita tuta nia estanta kaj estonta laboro.
Esperanto inter laboristoj, esperanto por laboristoj — jen ĉefa tasko kaj devizo de la tago en la proksima kaj estonta nia laboro.
Do vivu laboristigita esperanto!
N. Modenov (SAT-n-o 4834).
P.S. De l’ aŭtoro. La gazetoj transpresontaj tiun ĉi artikolon bonvolu sendi po unu numero laŭ adreso Rusio Moskva Potapovskij per 12 kv. 5.
Pri rekta metodo
Tiu ĉi artikolo estas precipe destinita por k-doj kiujn ne atingas la nacilingvaj esp. gazetoj ĉar en tiuj, almenaŭ en „Germ. Lab. Esperantisto» oni jam pritraktis ĉi temon. Estas nepre necese, ke la k-doj en landoj kie ne ekzistas organizita lab. esp. movado, ili streĉu la fortojn por ke ankaŭ en tiuj landoj nia esp. kaj SAT-movado ricevu firman fundamenton.
Kamaradoj, la aŭtuno komenciĝas, kaj kun ĝi ankaŭ la propagand-sezono de la esperantistoj. En multaj grupoj oni nun vigle diskutas la aplikotan metodon instruan. Tute prave la plej viglaj k-doj preferas la rektan metodon (pli ĝuste la parolan metodon). Certe tiuj k-doj scias, kial ili preferas la parolan metodon anstataŭ la gramatikan. Ni ĉiuj deziras, ke ni kiel eble plej baldaŭ eduku esperante parolantajn k-dojn, kaj tiujn ni nur povas havigi al ni per parola metodo. Ofte ni spertis, ke k-doj kiuj estis finintaj la komencantan kurson, povis bone skribi, legi kaj kompreni esp. sed bedaŭrinde ili ne povis paroli iun ajn frazon. Tio estas tute komprenebla ĉar tiuj k-doj ne lernis la lingvon, sed nur la gramatikon. Ekz. ni scias, ke en lernejoj oni instruas al lernantoj div. naciajn lingvojn dum daŭro de 3-4-5 jaroj, sed multe paroli la koncernan lingvon ili ne povas, mi spertis tion dum la milito ĉar la praktikadon de la lingvo oni ne atentis. Sekve se ni aplikas la parolan metodon, ni povas esti certaj pri nia sukceso.
Estas fakto, ke ne ĉiuj k-doj estas kapablaj instrui, ĉu laŭ parola ĉu laŭ gramatika metodo. Mi konas esperantistojn kiuj estas sufiĉe perfektaj, scias tre bone paroli la lingvon, sed por instrui ili ne taŭgas. Kial ne? Nu, tio ne estas ilia kulpo, sed al ili mankas la pedagogia kapableco, kaj tiun econ ni ne povas inokuli al niaj k-doj, same ne la oratoran talenton. Sekve ni ne prenu tiujn k-dojn por instrui komencantojn. Tamen tiuj k-doj estas utilaj por aliaj oficoj en la grupo. Por instrui laŭ parola metodo ni prenu la plej bonajn kaj elokventajn k-dojn ĉar tiuj k-doj devas esti la lernolibro mem. Kompreneble en grupoj kie ne ekzistas tiaj fortoj oni jam devas apliki la gramatikan metodon.
Kiel instrui laŭ parola metodo? Kiun lernolibron ni uzu? Cetere bona instruanto absolute ne bezonus lernolibron, se ni ĉiutage estus kunaj kun niaj lernantoj. Sed ĝenerale ni nur povas aranĝi nian kunvenon po semajne unufoje kaj pro tio estas necese, ke la instruanto havu gvidilon en la mano kiu pli faciligas al li la laboron, kaj aliflanke la lernantoj havas ion en la mano dum la tempo kiam ili ne kunvenas. Por tiu celo SAT eldonis kursan lernolibron kiu povas esti uzata en la tuta mondo. En ĝi ankaŭ troviĝas la div. direktivoj por la instruantoj. Kompreneble certan planon oni ne povas dikti al la instruantoj, kiam oni aplikas la parolan metodon. La instrumaniero evidentiĝas el la situacio. «Petro» estas facilstile verkita kaj adaptita al niaj bezonoj kaj celoj.
Kiel mi uzu «Petron»? Ekz. dum la unuaj 2 aŭ 3 vesperoj ni ne povas instrui laŭ «Petro», ĉar niaj laborkolegoj ja eĉ ne scias iun ajn vorteton pri esp. Do dum la unuaj vesperoj mi devas parkere instrui. La unuan vesperon, mi ĝenerale klarigus la lingvon esperanto, kompreneble nacilingve, lernigas la div. salutojn kaj ĉiutagajn frazetojn. La duan vesperon, mi instruus la plej simplajn frazojn prenante la objektojn el la plej proksima ĉirkaŭaĵo, ĉiam parolante esp. kun la lernantoj. Dum la kunmeto de la frazoj ĉiam palpu la objektojn kaj per gestoj kaj grimacoj ni pli komprenigu la sencon de la frazoj. Per tio la kursanoj pli bone konservas la diritaĵon en la cerbo. Ni formu la frazojn tiel, ke la lernantoj estas devigataj respondi esperante. La trian vesperon, mi procedus same kaj legigus la unuan lecionon en «Petro». La kvaran vesperon, mi prenas «Petron» kaj prilaboras la unuan lecionon de ĝi. De tiu tempo, mi ankaŭ skribigus la kursanojn, ĉar estas science konstatite kiam buŝo, oreloj, okuloj kaj mano samtempe laboras, des pli bone la cerbo konservas la materion. Dum via tuta instruado nur parolu esp. malrapide kaj klare, tamen la klarigojn vi donu nacilingve, kaj se ni intense, ne supraĵe instruas, ni ankaŭ rikoltos la fruktojn de nia laboro.
Rolo.
K R O N I K O
Aŭstralio
Sydney. La Esperanta Klubo ĉi tie enhavas kelkajn laboristojn kaj marksistajn studentojn, kiuj klare komprenas la klasbatalon, sed ilia nombro ne estas ankoraŭ sufiĉa por formi nian propran lab. esp-o grupon. En Melburno la esp. movado estas pli vigla ol ĉi tie. De tempo al tempo burĝaj turistoj veturas al esp-aj kunvenoj en Eŭropo, sed ne estas eble, ke laboristoj faru tiel longan veturon. Ni nun propagandas esp-on per radiotelefono, kaj la movado kreskas malgraŭ la malhelpanta fakto, ke en ĉiuj partoj de tiu ĉi malmulte homhavanta kontinento nur unu nacia lingvo estas parolata, kaj tiu (angla) la plej «internacia» el ĉiuj naciaj lingvoj. Nur la radiotelefonado povos disfaligi nian izolecon. Ĉe la Halo de Metiistaj Unuiĝoj (Trades Hall) la Laborista Direktoraro (Labor Council) proponas konstrui fortan senfadenan telegrafan stacion sub la propra estrado de lab. unuiĝoj mem. Ĝi estos unu el la plej fortaj stacioj en la mondo kaj povos dissendi rekte al iu urbo en Eŭropo aŭ alia parto de la terglobo.
Francio
Paris. 2. aŭgusto okazis granda demonstracio proletara en Clichy, apud Paris, kontraŭ la milito ĉe Maroko; ĉeestis 60 000 pers. — Speciale permesita, la Laborista Federacio Esperantista aranĝis ekspozicion de gaz. kaj verkoj pri, por kaj en esperanto; vendiĝis 475 ekz. de «unuagrada lernolibro» kaj k.k. SAT-eldonajoj. Pli ol 150 pers. petis informojn pri la perletera kurso aŭ pri la movado. Bonega rezulto. La grupoj aŭ kamaradoj en franclingvaj regionoj imitu tiun propagandon; ili rilatu kun la sekretario de l’ «Fédération Esperantiste Ouvrière», 177 rue de Bagnolet, Paris XX.
Glodeau (50)
Germanio
Chemnitz. Ĉi tie okazis dum la unua semajno de aŭg. Radio Ekspozicio de la Laborista Radio-Klubo, ĉe kiu per helpo de tutmondaj esp-istoj ankaŭ nia lingvo tre bone sukcesis. La du antaŭaj ĉambroj estas okupitaj de la industriaro, kiu prezentas la novaĵojn de la radio-tekniko. Sed precipe interesa estas la tria ĉambrego. Enirante ni ekvidas inter du kolonoj verdan tukon kun la vortoj: «Radio-Esperanto». Ni vidas ĉi tie pli ol 60 memkonstruitajn aparatojn de la plej simplaj riceviloj ĝis la plej modernaj oklampaj superheterodinaparatoj. La tuta malantaŭa parto de la ĉefa ĉambrego servas al la oficiala helpilo de Radio, al Esperanto. La mezon de la muro kovras granda murkarto, 5 metrojn larĝa, en kiu estas enskribitaj la disvastigo de esp-o per steloj kaj la nombroj de la sendstacioj de ĉiuj landoj. Multaj afiŝoj kaj statistikoj pruvas la valoron de esp-o por radio, krome la amaso da Radio-gazetoj, kiuj enhavas esp. artikolojn. En la mezo staras la klubricevilo de la Lab. Esp. Grupo Chemnitz kun siaj tri laŭtparoliloj. — La ekspozicio nun estas finita. Bedaŭrinde neniu k-do respondis al la alvoko en S-ulo n-o 36. Sendu sciigojn pri radiomovado en via lando al la Esp-Sekcio de Lab. Radioklubo en Chemnitz, k-do K. Lösch, Annabergerstr. 110.
Rumanio
La 2. aŭgusto finis kurson gviditan de K-do R. 9 gek-doj, kaj okaze de ĝi oni faris publikan ekzamenadon kunigitan kun programo kaj malgranda propaganda ekspozicio. En la programo estis: «La Espero», «Tagiĝo», kelkaj popolkantoj en esp-o de l’ loka esp-a ĥoro, kaj deklamoj: «La vojo» kaj «La frenezulo» de Petöfi kaj propagandparoloj rumane kaj hungare. Estis vigla intereso kaj oni plenigis la ĉambregon. — Notinde estas, ke la plejmulto de l’ publiko konsistis el gelaboristoj. Ĉiuj lokaj gazetoj favore raportis pri l’ ekzameno. —
Skribemulo.
Sovet-Unio
Ivanovo-Voznesensk. En aŭgusto Sovetl. Manĉestron vizitis angla teksisto k-do Witham
— página 7 —
SENNACIULO
el Burnley apud Manĉester. Dum du semajnoj li vizitis vicon da teksfabrikoj, fabrikkuirejon, konstruatan laborist-domaron. Li faris esp. paroladon pri siaj impresoj de la vojaĝo kaj observado, konstatis multe da atingaĵoj de la nova soci-ordo. La kunvenon ĉeestis pli ol 300 pers., precipe teksistoj. Nia laboristaro denove konvinkiĝis pri la utileco de esperanto.
N. S. (3721)
Minsk. Minskon vizitis angla k-do Witham dum aŭg. K-doj niaurbaj montris al li la vidindaĵojn kaj interparolis kun unu el malnovaj membroj de Kolegio de Pop. komisariaro de Edukado. Poste la angla k-do vizitis urbeton Kojdanov kaj kelkajn vilaĝojn. Gazetoj enpresis pri tio artikolojn.
Tver. La esperantistoj de la urbo Tver jam delonge sciis pri la venonta ekskurso de svedaj laboristoj en Sovetrusion. Unu el la partoprenantoj de la ekskurso k-do Nilson korespondadas kun k-do Belov, membro de la Tvera esp. organizaĵo.
La 20. de julio de la k-do Nilson el Leningrad estis ricevita telegramo pri lia traveturo kun liaj kamaradoj preter Tver en Moskvon.
Malgraŭ la Gubkom. de S. E. U. tre malfrue ricevis la telegramon, tamen ĝi sukcesis inviti parton da esperantistoj por saluti eksterlandan kamaradon.
Je la sesa matene sur la perono de la stacidomo kolektiĝis pli ol dudeko da Tveraj esperantistoj. La vagonaro kun la svedoj alvenis je la naŭa.
En la nomo de Tveraj esp-istoj la delegacion salutis k-do Lebedev, kiu en sia mallonga salut-parolado diris, ke la Sovetaj esp-istoj utiligas la internacian lingvon Esperanto por la servoj de la tutmonda proletaro kaj por disvastigi la ideojn de k-do Lenin. Tre kortuŝita k-do Nilson elkore dankis Tverajn esp-istojn. Post la reciprokaj salutoj komenciĝis konatiĝo, koraj manpremoj, rapidaj demandoj kaj respondoj, ĉar la vagonaro staras nur 10 minutojn. Alvenas ankoraŭ kelkaj svedaj esp-istoj. Nin ĉirkaŭas eĉ svedoj ne-esp-istoj. Salut-krioj. Komuna entuziasmo. La bildo estis ne priskribebla. Konklude Tveraj esp-istoj prezentas al k-do Nilson la portreton de k-do Lenin kaj du bukedojn da floroj. Fine ni rapide fotografiĝas. Fajfo, kaj la vagonaro forveturas Moskvon kun komunaj krioj de entuziasmo. Tveraj esp-istoj havis la unuan okazon persone saluti kaj interparoli kun eksterlandaj kamaradoj, kaj ili mem spertis la gravecon kaj grandan signifon de la internacia lingvo esperanto por la tutmonda proletaro.
A. N. Lebedev.
R E C E N Z E J O
Gazetoj.
Represis el S-ulo: Berg-Echo, Breslau, 19. 8., Alvoko el Ŝanĥajo (S. 41).
Represis el SR: Kultura, Kaunas, 5/6, Seksosignoj ktp. (febr.), 4, Ternroj de venonta milito (aŭg. 24).
Enpresis div. art. kaj notojn: Sozialdemokrat, Praha, 26. 8. kaj Sächs. Arbeiter-Zeitung, Leipzig, 20. 8. pri V. Kongreso de SAT, Heroldo de Esp., presigis en n-o. 66 gvidrezolucion de nia kongr., Dziennik Ludowy, Lwow, 1. 8., dediĉas tutan paĝon al esp. movado. Daily Herald, London, regule trifoje dum la semajno presigas kolonon! (Ofte en sprita formo).
Fluganta Skribilo dumonata stenografa gazeto, eldonis varbilon «Fariĝu Stenografisto», senpage haveblan ĉe la aŭtoro: P. Flageul, 9 Bd. Voltaire, Issy-les-Moulineaux, Seine, Francio. (Temas pri esp. stenografio laŭ la sistemo Duployé-Flageul).
La SAT-Propagandisto, Doolhof 3, Helder, Nederlando, aperas de nun tripaĝe kaj estos informilo kaj pliperfektigilo por laborist-esp-istoj. Ĉiuj nederlandaj k-doj estas petataj kunlabori. Ni gratulas pro la progreso kaj pro la fervora penado!
Esperanto kaj la IFTU. La Sekt. de la IFTU Oudegeest konsentis enmeti longan respondon al la artikolo de k-do Dubreuil (Vidu N-ron, 48). Ĝi aperos en «Internacia Laborist-Sindikata Revuo» Okt./Dec., N-ro 4 Vol. V. Atentigu estrojn kaj sindikatanojn pri ĝi.
Kamaradoj!
3-a Tutmonda Esperantista Kongreso okazis en Cambridge (Kembriĝ) en 1907 jaro preskaŭ samtempe kun la Internacia Socialista Kongreso en Stutgart (Ŝtutgart). La revolucia sekcio de la unua sendis al la dua per helpo de kelkaj komunaj anoj de ambaŭ kongresoj (ekz. k-do W.W. Padfield kaj aliaj) ellaboritan de ĝi kaj prese eldonitan alvokon en 4 lingvoj (sur apartoj folioj): Esperanto, angla, franca kaj germana.
Ĉu iu konservis kelkajn ekzemplerojn de l’ Alvoko? Se iu konservis kelkajn, bonvolu sendi por ĉiam aŭ por tempa uzo po unu de ĉiu speco.
Se iu konservis nur unu, bonvolu sciigi pri tio kaj, se ni povos, ni evitos ĝian uzadon, sed, se ni bezonos, ni petos vin sendi ĝin al ni por tempa uzo kun garantio.
Se iu konservis plenan kolekton de «l’ Espérantiste» (franca, de Beaufront) dum ĝia amfibia spirado per Esperantaj pulmoj kaj per aliaj brankoj, bonvolu sciigi la Redakcion pri tio. Pri ĉi-supro petas kaj tion bezonas aparte k-do N. P. Evstifeieff.
La Redakcio.
La Protokolo de Ĝenevo
«For la militon!» tia estis la signaldiro de la V. Kongreso de la Ligo de Nacioj kaj de Herriot kaj Macdonald kiel gvidantoj, kiam ili kreis tiun Protokolon de Ĝenevo. (Ĝenevo, urbo en Svislando, sidloko de la Ligo de Nacioj). La enhavo de citita akordaĵo klopodas anstataŭi la tiamajn ŝancojn en la epoko de la kapitalismo interpuŝi la ŝtatojn inter si kaj per tio eksplodigi novajn militojn. Anstataŭi ilin per la Arbitracio.
Ĉar mi estas konvinkita, ke tiu ĉi lasta problemo estas interesa por la laboristaro, jam pro la demando, ĉu ĝi estas solvebla en tiom larĝa amplekso, kiom necesas sekve de la progresinta internaciiĝo de ĉiuj rilatoj (ŝajne nur naciaj) — tial mi volas ĉi-tie doni etan studon de la teknikaj punktoj de la Protokolo de Ĝenevo, provo de solvo tiaspeca jam en kapitalista epoko.
La Protokolo ne estas novaĵo. Ĉar ĝi devenas rekte de la Pakto de Ligo de Nacioj, kiel ties dispono administracia celante klarigi kaj faciligi la enhavon kaj aplikon de la Ligopakto. Ĝi montras la samajn ĉeftrajtojn: Reduktado de la armiloj, reguligo por malebligi ĉiajn konfliktojn internaciajn, konservado de la netuŝebleco kaj de la memstareco ĉiuŝtataj.
Sed kelkparte ĝi eĉ plivastigas la ligopaktan ekzekutivpovon.
Arbitracio, sekureco kaj malarmado, jen tio al kio aludas ĝia enhavo.
La Ligopakto fondis la Juĝejon Internacian (Haag), sed ties kompetento estis limigata. Ĝi nur rajtis interveni en kelkaj kazoj kaj ankaŭ nur, se la ŝtato, kiun koncernis la konflikto prijuĝota, memvole postulis tion. Ekzistis ekz. tiom da tiel nomitaj «naciaj problemoj» (enmigrado), por kies solvo la juĝejo citita ne estis kompetenta.
Tiurilate la Protokolo tekstas alimaniere: La Juĝejo Internacia estas en difinitaj kazoj devige kompetenta. La aliaj kazoj de konflikto la ŝtatojn en ili implikitajn devigas nomi juĝejon de arbitraciuloj. Se ili ne akordiĝas, la Konsilantaro de la Ligo rajtas unue doni konsilojn aŭ rekomendi arbitracion, kiun ili povas akcepti aŭ ne. Sed se iu el tiuj ŝtatoj postulas, la Kons-aro rajtas validigi tiun arbitracion. Se neniu ŝtato postulas arbitracion, la Kons-aro juĝas mem, kaj elparolata unuanime, ĝia decido estas definitiva. Se ne unuanime, la Kons-aro fondas komitaton arbitrecan kies juĝo same estas definitiva. La ŝtatoj volas prezenti sian konflikton al la Konferenco de la Ligo, ili povas fari tiamaniere, sed ties decido jam fariĝas ekzekutiva per nura plimulto da voĉoj.
Tia procedo de prikonsilado daŭras longe, sen dubo, kaj iu ŝtato atakema povas profiti el tio pliperfektigante sian armilstaton. La Protokolo malebligas tion komisiante la Kons-aron intertempe kontroli kaj subpremi, se necesas, la armilaron de l’ suspekta ŝtato.
Jen la aparato arbitreca. Sed kion fari, se ĝi ne sukcesas paceme, se iu potenco malobeas?
Nu, la Protokolo enhavas tiel nomitajn sankciojn. Ilia aplikado ne estas sendanĝera, kaj la Ligopakto eĉ permesis, eble pro tio al ĉiu ŝtato partopreni je la efektivigo de ili laŭ sia mezuro aŭ ne partopreni.
La malfacilaĵo troviĝas en la koncepto «Atakanto». Kiu estas do atakanto? La Protokolo klare priskribas tion: Kiu deklaras la militon, kiu difektas la devojn de la Pakto aŭ de la Protokolo, kiu malrespektas la tiel nomitajn «Zonojn neŭtralajn» (jen novaĵo: la Protokolo postulas krei tiajn zonojn en la distriktoj plej danĝerecaj pro iliaj konflikteblaj, ekz. Rejnlandon inter Germanio kaj Francio, Vistullandon inter Germanio kaj Polio ktp.).
Kaj en la kazo de nura supozo je atakemo ĝi postulas ekzamenadon. La ŝtato suspekta estas konsiderata kiel atakanto, se ĝi ne emas paceme akordiĝi pri la konfliktaĵo, se ĝi ne obeas la decidon arbitrecan, se ĝi ne akceptas iun decidon, deklarante la aferon kiel ekskluzive nacia en favoro de sia kontraŭulo (ĝi ja estus povinta peti la Konferencon de la Ligo je interveno (ekzamenado ktp.), se ĝi malatentas la disponojn de la Ligo en la intertempo de ĝia ekzamenado kaj kontrolo.
Se protestas la ŝtato kondamnata, de sia stato de akuzo ĝin nur povas liberigi unuanima konsento de la Kons-aro.
Atakanto same estas ti-kiu malakceptas eventualan armisticon aŭ kiu malrespektas la kondiĉojn de la armistico surmetita. Du trionoj da voĉoj de la Kons-aro sufiĉas por deklari ĝin tiel.
(Finota.)
SAT-ano 300.
— página 8 —
SUPLEMENTA PAĜO AL «SENNACIULO» N-o 51 — 17. SEPT. 1925
LA LERNANTO
PETRO HELPAS AL VI DUM LA LERNADO. LI ESTAS VIA BONA KONSILANTO.
Tiu ĉi numero de «La Lernanto» estas grandparte dediĉita al «Petro», la heroo de nia kursa lernlibreto, kiun ni varme rekomendas al ĉiuj, kiuj ne jam posedas ĝin por perfektigo kaj por novaj kursoj laŭ parola metodo.
Ni opinias, ke la libro havas valoron por ĉiu kursgvidanto, kiu havas la ambicion kaj la sinceran deziron, tre rapide kaj laŭ instrumetodo agrabla por la lernantoj, instrui la esp.-lernemulojn. Ni opinias, ke ne nur la plej, plej lertaj faru la provon laŭ «Petro», sed ke ĉiu instruemulo kuraĝu entrepreni tion sen timemo, almenaŭ ĉiu, kiu jam gvidis iun kurson, do sufiĉe scipovas la lingvon. Certe li baldaŭ plezure konstatos, ke la lernantoj mem plej vigle subtenas lin en lia klopodado, ĉar ilin interesas la enhavo de la libreto, kaj la intereso kreskas kun ĉiu paĝo, ĉar ankaŭ la kapableco de la lernanto interesata kreskas ja kun ĉiu paĝo. Ni havas la ideon, ke ni liberigas nin de malnovaj tradicioj, kiam ni instruas laŭ «Petro». Ni forpelas de ni iun pezan aparaton, kiu ŝarĝis sur ni, kiam ni uzis la gramatikajn lernlibrojn. Ni ne plu estas tiom ligataj al la instrumaterialo fiksita unusence de la lernlibraj aŭtoroj, kiom ĝis nun, kiam ni uzis la gramatikajn lernlibrojn. Ni havas pli da libereco en la instruado. Sed tamen ni ne forgesu, ke ni havas la saman respondecon. Ni pravigu la juĝojn de la esp. gazetaro! «Heroldo de E.» skribas: «La libro certe bonege taŭgos por la difinita celo kaj supozeble helpos krei bonajn scipovantojn de Esperanto». Kaj «Svenska Arbetar-Esperantisten» konfesas, ke «ĝi estas skribita per facila kaj bonega esperanto-stilo kaj estas tre valora por kursgvidantoj aŭ por ili kiuj volas sin perfektigi en la lingvo.» Nefavoran impreson nur havis la redaktoro de «Arbeiter-Esperantist», kiu opinias, ke sole por progresintaj kursoj oni povas utiligi la libron, sed nur en esceptaj okazoj jam por komencantoj. — La sperto montros, ĝis kia grado ankaŭ komencantoj sukcesos ellerni la lingvon laŭ «Petro».
Petro en la zoologia ĝardeno
Leginte «Petro»n, vi certe havas la deziron, scii novajn detalojn el la vivo de Petro. Tial ni konigas al vi ankoraŭ jenajn scenojn, pri kiuj ni aŭdis:
Vi volas scii, kion la knabo Petro faris, kiam li havis liberan posttagmezon. Li demandis siajn gepatrojn, ĉu li povas viziti la zoologian ĝardenon, por rigardi la bestojn. La gepatroj respondis malĝoje, ke ili ne havas la necesan enir-monon. Petro diris, ke li estante infano ¹) nur bezonas pagi «dudekon», kaj ke lia onklino donis al li tiun sumon por la tramveturo. Sed li kuris piede kaj tiel ŝparis la monon. Tiam Petro povis iri. Tamen Petro ne iris sola, sed kun sia fratino kaj sia amiko. Unue ili rigardis la rabobestojn, la leonon, la tigron, la panteron kaj la ursojn. Poste ili rigardis la kamelojn kaj la elefantojn. Sed plej longe ili rigardis la simiojn en iliaj kaĝoj. Ili gimnastis kaj faris kuriozajn grimacojn. Petro pensis, ke lia patro diris al li: Ni homoj tre parencas al la simioj. Petro nun esploris tion kaj konstatis, ke lia patro estas prava. Li estis mirigita pri la multaj homecaj trajtoj, kiujn montris la simioj en sia agado. Tamen, ĉar la sperto pri parenceco inter homo kaj simio ne estas favora por la religiamantoj kaj malsaĝigantoj de la homaro, la pastroj kaj ĉiuj anoj de la reakcio malŝatas la progreseman sciencon kaj klopodas, per malbonaj rimedoj falsi la Veron.
Dum la bano
Vi volas scii, kion la knabo Petro faris, kiam li havis liberan posttagmezon, kaj estis varmega vetero. Petro iris bani en lago tre proksima. Li estis lerta naĝanto, kiu naĝis grandajn distancojn kaj ne rapide laciĝis. Ĉar li hardis sian korpon laŭ la devizo: Sana spirito en sana korpo. Sed malbonaj buboj estis ĵetintaj en la akvon apud la rando de la lago rompitajn potojn kaj botelojn. Petro ne sciis tion, kiam li alproksimiĝante al la bordo, vadante tra la malprofundaĵo, subite eksentis akran doloron en la piedo. Tuj levante la piedon, li rimarkis larĝan ŝirajon triangulan. Rapidege li rampis sur herbaĵon dense apud la bordo, eksidis kaj kunpremis la vundon forte sangantan, dum unu kamarado venigis sanitariston por bandaĝi sperte kaj zorgeme la difektitan membron. Surŝultre rehejmigis lin la plej granda el liaj kamaradoj. Poste la doloro fariĝis iom pli forta, sed li sukcesis dormeti kelkajn horojn, kaj post la dormado jam preskaŭ tute forpasis la doloro. Nun Petro kelkajn tagojn ne povis forlasi la domon kaj kuŝis sur sofo aŭ en lito, legante librojn, en kiuj laboristoj rakontis pri sia propra sorto kaj pri la suferoj de siaj laborfratoj, pri minejoj kaj ferfandejoj, ŝtonhakistoj kaj maŝinhejtistoj. Petro pensis pri siaj laborantaj gepatroj kaj perdis larmon el la okulo.
Nokta vidaĵo
Mi iras sur dezerta vojeto de altaĵo. Ĉirkaŭ mi ĉio estas volvita en la ombroj de l’ nokto. Murmuras mallaŭte la folioj de l’ arboj sian kanton ĉiunoktan.
Antaŭ mi sterniĝas la urbo. Strange — kial ĝi do tie transe brilas en miloj da lumoj? Estas ja nokto, la tempo, kiam ripozigu la homo la labore lacigitan korpon.
Mi profunde enpensiĝas. Jen alsonas zumado, ĉiam plilaŭtiĝanta. Mi aŭdas interbabiladon de gajegaj homoj. De tempo al tempo enmiksiĝas dolĉa muziko. Kaj la aero pleniĝas per la odoro de bonegaj manĝaĵoj kaj vinoj. . . .
Kio estas tio? Maldormas homoj, estas gajaj, bonmanĝas. Kiuj estas tiuj, ĝuantaj tiel la nokton?
Mi konstatas, ke en tiu brilanta kvartalo situas la amuzejoj kaj drinkejoj de l’ burĝularo. Kaj nun klariĝas al mi ĉio. Tiu klaso diboĉas nokte, ne sentante dormemon, ĉar ĝi ja mallabore travivas la tagon. Havigas la monon al ili ĝoje aĉa homaro, kiu opinias favoro havi la rajton por fari tion. Kaj la oro, la rezulto de ties penado estas elspezaĉata senskrupule. — Fi. Minacante mi levas la pugnojn kaj deturnas mian kapon. — —
Serĉas miaj okuloj nun ion ekkoneblan en la cetera parto de l’ urbo. Ĉio estas nigra tie. Nur la steloj alte sur la ĉielo sendas etan brilon malsupren. Malprecize distingiĝas la konturoj de kamentuboj fabrikaj.
La kvartalo de l’ proletaro! Kiaj sonoj jen penetras al mia orelo? — Ĉu ne estas la ĝemado de suferantaj homoj? Ĉu ne estas la kriado de miloj da infanoj, kiuj malsate sin turnas en la lito, tremetiganta la aeron? Kaj odoras mucide laŭ malvastaj, aĉaj loĝejoj . . .
Mi malgajiĝas. Kial do la mondo tiel diferencigas la homojn? Ĉu ne povos fariĝi aliel? — Certe, mi konkludas: se ĉiuj inter la suferantoj, kiuj portas ankoraŭ la ĉenojn de burĝa ideologio, venus sur tiun ĉi altaĵon, lasante al si efiki la noktan vidaĵon. Tiam ankaŭ ili konsciiĝus kaj ne plu barus al la batalantaj samuloj la vojon al liberiĝo!
— — — — — — — — — — —
La tintoj de proksima turhorloĝo min elrevigas. Mi foriras, la tempioj ardantaj. Sed tie transe ankoraŭ brilas la urbo en miloj da lumoj.
E. M. (1072)
Per kio oni povas ofendi esperantiston
Se vi volas inter spertaj esperantistoj estonte mem spertulo, ofendi kamaradon, vi intence dum parolado diru pri tiu ĉi kamarado «ĝi» anstataŭ «li»: ĝi amas, ĝi legas, ĝi fumas. Kamarado nepre ofendiĝos, ĉar «ĝi» oni uzas por la bestoj kaj objektoj. Kuŝkov.
JUNA NOVEBAKITA ESPERANTISTINO
Kanjo, bela knabineto, Mia kara fratineto, Amas ĉiam ŝi ludante, Paroladas esperante, Ŝi parolas dum manĝado Kaj babilas dum irado. Kiam estas ŝi dorminta , . . Esperante parolinta . . . «Freneziĝis mia Kanjo!» Tiel diris ŝia panjo Kaj disŝiris ekzercaron Kaj ceteran libran aron. Tro malfrue, kara panjo: Fratineto, mia Kanjo, El vortaro jam parkere Scias ĉiujn vortojn vere.
B. Kuŝkov
¹) Anstataŭ «estante infano» oni ankaŭ povas diri: «Kiel infano» aŭ «ĉar li estas infano».
PRESEJO: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG (GERMANIO)
N.º 52, 24 de septiembre de 1925
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
1-a Jaro, N-o 52 — APERAS S.A.T. SEMAJNE — 24. Septembro 1925
[BILDO p.1 | 8,3,90,30] Kaplinio de la gazeto: supre kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.», ĉirkaŭe la devizo «ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO», sube grandlitere la titolo SENNACIULO.
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
Redaktejo: Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz | Gvidanto: Ekzekutiva Komisiono de SAT, 23, rue Boyer, Paris XX | Administranto: R. LERCHNER, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz
Kun la germana delegacio laborista al Sovetlando
La daŭra plimalboniĝo de la vivkondiĉoj de nia laboristaro kune kun la forigo de ĉiuj rajtoj devenintaj el la 1918a revolucio kreis en la laboristaj cerboj la deziron trovi eliron el la politika kaj ekonomia ĥaoso en Germanio. Dum tiu ĉi preskaŭ malespera tempo alvenis de Leningrad letero sendita de la laboristoj de Putilova uzino. Estis invito al la germana laboristaro veni Sovetion kaj studadi la situacion de la tieaj kamaradoj. Malgraŭ ĉiuj malhelpaĵoj oni ĝoje akceptis. Baldaŭ la preparoj sukcesis tiom, ke la delegacio povis forlasi la havenon de Stettin je la 11. julio posttagmeze. Stettinaj kamaradoj akompanis nin ĝis la ŝipejo. La ŝipo havante la nomon «Preussen» estis destinita porti nin trans la maron al Leningrad. Antaŭ la forveturo multaj timigaj paroloj estigis ĉe la plimulto de la delegitoj aŭguran antaŭsenton rilate al la malbonfama marmalsano. Spertaj maristoj donis afablajn, malmultekostajn konsilojn por eviti ĝin. Finfine la ŝipo ekmoviĝis kaj glitis malrapide sur la Oder al la Baltika maro. Veturante nordorienten, baldaŭ la bordo subiĝis en la akvon. La akva amaso estis dum la tuta vojaĝo sufiĉe trankvila, nur kelkaj kamaradoj nepre devis nutri la mevojn per la enhavo de siaj stomakoj. Ju pli ni alproksimiĝis nordajn regionojn, des pli helaj la noktoj fariĝis. Oni eĉ povis legi kaj skribi sen lumo.
Post la veturado la ŝipo albordiĝis en Leningrad. Laŭlonge de la kajo premis sin grandaj amasoj de proletoj, kaj per laŭtaj salutvortoj ili esprimis sian ĝojon pri nia alveno. Dum la sonoj de la internacionalo ni elŝipigis nin, ĉiu sola akceptata per amikeca manpremo. Daŭris ne tre longe, kaj mi estis ĉirkaŭita de laboristoj esperantistaj, inter ili k-do Podkaminer, k-dino Bregmann kaj aliaj. Per fluaj paroloj ili esprimis sian ĝojon, ke du Esperantistoj estis inter la delegacio. Ĉar k-do Podkaminer jus havis libertempon, li volonte deklaris sin preta esti dum nia restado en Leningrad mia speciala tradukanto. Komence la rusaj kamaradoj pensis, ke Esperanto nur estas bona temppasigilo, sed baldaŭ ili mem konvinkiĝis pri la vera valoro.
Nia unua vojo kondukis nin al grandega Palaco de Laboro, en kiu estas la oficejoj de ĉiuj sindikatoj. La domo mem estas inda loko por la laboristaj unuiĝoj. En granda salono ni tagmanĝis, kaj poste ni faris rondiron tra la urbego. La strato de la 25. oktobro, eksa Nevski-Prospekt, havis tre detruitan aspekton. La pavimo montris multajn truojn; ĉiuloke laboristoj estis okupataj ripari la larĝan straton. Ni estis informitaj, ke lastjare grandega superakvo ŝanĝis kaj difektis la aspekton de la domaj fasadoj, sed precipe la stratojn. Ke oni estas tre fervora forigi la restaĵon de ĉi-tiu malfeliĉo, tio estis atestita de multaj renovigitaj domfrontoj.
La sekvintan tagon ni komencis nian specialan laboron, pro kiu ni estis senditaj ĉi-tien: La viziton de fabrikoj. Estas tre kompreneble, ke ni unue inspektis kaj ekzamenis la uzinon de niaj invitintoj, Putilov. Tiu-ĉi fabriko ludis gravan rolon dum la revoluciaj tagoj kaj portas hodiaŭ la fieran nomon: Krasni Putilovec-Ruĝa Putilovlaborejo. Ĉi-tie ni trovis ĉiujn laŭleĝajn instituciojn, kiel uzinkonsilantaro, ruĝa direktoro, produkcikunvenoj, produkcikomitatoj kaj aliaj. La labordaŭro estas por ĉiuj gelaboristoj ĝenerale 8 horoj potage, la laboristoj, kiuj estas okupitaj per malsaniga laboro, nur 6, samkiel la lernantoj de la fabriko. Libertempon ricevas la unua grupo 2 semajnojn, la dua kun la lernantoj 4. La teknika stato estas komparata kun tiu de germaniaj uzinoj malplibone, ne lastvice pro tio, ke antaŭmilite la tuta fabriko produktis militilojn. La celo de la administracio do estas la modernigo en ĉiuj partoj de la laborejo. La laboristoj, kiuj antaŭe ne tre interesiĝis pri la evoluo de sia laborloko, donis hodiaŭ ofte valorajn konsilojn koncerne plibonigon de maŝinoj kaj konstruaĵoj. Ofte okazis, ke ili faris inventojn, ties plimulto poste estis enkondukitaj en la fabriko mem. Estas vere, ke ankoraŭ tre multe mankas la modernaj maŝinoj, antaŭ ol oni povas diri ke ĉio estas bona. Sed necese estas, ke oni ĉiam dum la prijuĝo konsideru la malfacilaĵojn por Rusio dum la postrevoluciaj jaroj.
Entute mi povas diri, ke hodiaŭ la laboro enhavas alian sencon: Ili nur produktas por sia ŝtato, ĉiu progreso de la tuta industrio signifas plifortigon de proleta potenco kaj pli malgrandan verŝajnon de reveno de la kapitalista potenco.
(Daŭrigota)
W. Bennewitz. (2378)
Kun tiu ĉi numero de SENNACIULO finiĝas la UNUA JARKOLEKTO de la gazeto. Ni sukcesis unu jaron regule ĉiusemajne aperigi nian organon interligantan TUTMONDAN LABORISTAN ESPERANTISTARON. Bedaŭrinde mankis kaj mankas sufiĉa subteno, sufiĉa intereso flanke de la kamaradaro, kiu riskas per sia ekstrema pasiveco fiaskigi nian entreprenon. Esperante, ke tamen sufiĉe da VIVFORTO kaŝiĝas en nia movado, ni daŭrigas kuraĝe sur la ekirita vojo.
PASIS LA UNUA JARO DE NIA GAZETO — VIVU LA DUA! — Red.
— página 2 —
2 — SENNACIULO
Japana vilaĝo
Oleg Pletner
En unu el lastaj numeroj de japana ĵurnalo «Tjukoron» estas donita tre detala buĝeto de vilaĝano-farmisto kaj bienposedanto. Japana farmisto, laboranta sur bienposedanta tero, pagas por farmo ĝis 50 % de sia rikolto. Sur unu parto de la tero kreskas rizo, sur restaĵo oni kulturas hordeon, legomon, morusarbon. Por ke riza kampo donu rikolton, laboro sur ĝi devas esti granda, ankaŭ elspezoj; sufiĉas diri, ke nur nutrado de tero por ½ desjatino*) kostas 68 rublojn. Per maksimuma peno kaj dum bona rikolto ĉi-tiu peceto da tero donas 30 sakojn da rizo, kiuj kostas 600 rub. Sed ĉi 600 r. ne restas en poŝo de la farmisto. 14 sakoj (280 r.) iras, kiel farma pago, al mastro. Tuta enspezo de la farmisto konsistas el 350 r., sed, per ili, certe ne povas jaron ekzisti familio okpersona. 350 r. ne kovras eĉ 50 % da elspezoj, kiuj estas necesaj al ĝi por travivo. La farmisto devas iri kaj vendi siajn monojn al la sama bienposedanto, kiu prenis duonon el lia rikolto. Statistiko donas la ciferon de terkulturaj laboristoj ĝis 3 500 000 homoj.
Kion manĝas la farmisto krom rizo? Preskaŭ nenion. Viandon la tuta familio formanĝas dum jaro por 1 r., kaj fiŝon — 5 r. dum jaro. Tio por ok personoj! La regno kaj lokaj regantaroj el ĉi-buĝeto trovas rimedojn preni 11 r. kaj eklezio — 9 r. Tutaj elspezoj de bienposedanto sin esprimas en 7 240 r. kaj de la farmisto — 620 r. Sekve, 15—20 familioj de farmistoj bone nutras familion de parazitoj. Kaj tiaj parazitantaj familioj estas ne malmultaj; laŭ takso — 900 000.
Alkondukita ĝis lasta grado de mizero japana vilaĝo komencas degeneri. Kun ĉi-demando devis kunpuŝiĝi militaj regantaroj. La farita esploro ekmontris, ke el 100 kamparanoj en kelkaj vilaĝoj nur 10 estas tute sanaj. Preskaŭ ĉiuj vilaĝanoj ĉirkaŭ maljuneco ricevas reŭmatismon, ĉar laboro en rizkampoj okazas ĝis genuoj en akvo. Precipe granda estas mortado de infanoj.
Kredito, donita de bankoj por restarigo de vilaĝoj, iras en manojn de la plej riĉa kamparanaro. Nuntempe 48,5 % lokaj monsumoj estas elspezataj por lernejoj. La regno elspezas je klerigado por ĉiu deviga 40 000 000 rublojn, sed la vilaĝo donas 185 milionojn.
Diversaj grupoj proponas diversajn rimedojn por savi situacion: bienposedantoj postulas altajn prezojn por rizo, forgesante, ke tiam la vilaĝo pli rapide malriĉiĝos, ol riĉiĝos. Liberala kaj socialistema burĝaro, al kiu aperas fantomo de revolucio, proponas propravolan malgrandigon de rento, enkondukon de komuna kulturigo en kampoj kaj de plifortigita kooperacio.
La regno batalas kun kampara movado kaj penas levi kaj fortigi malgrandan posedanton, sed vicoj de lastaj maldensiĝas kun ĉiu jaro.
En profundan ruiniĝon venis la japana vilaĝo. Kaj ĉiuj rimedoj, nuntempe enkondukitaj, povas doni nur provizoran trankvilon. Estas necesa radikala rompado, kaj fari ĝin devas mem vilaĝano.
El «Sciigiloj de VCJK» trad.
S. Bojev (3458), Turkestan.
*) Rusa mezurilo por areo (1 d. = 109¼ a.).
Vivkondiĉoj de laboristoj en Bulgario.
Registaro kontraŭ laboristaj organizaĵoj. — Arbitreco de salajra politiko. — Malpliigo de salajroj, sekve malsatado.
Antaŭ jaroj la bulgaraj laboristoj iomete plibonigis sian staton. Tiam la laboristoj havis profesiajn organizaĵojn, per kiuj oni faris diversajn strikojn por plibonigo de la kondiĉoj. En siaj bataloj ili ankaŭ estis helpataj de siaj fratoj organizaĵoj. Kaj eĉ la eksterlandaj fratoj sendis helpon al ili, kiom iliaj fortoj permesis. Sen helpo oni ne restis. Iliaj organizaĵoj kaj iliaj spiritaj gvidantoj pripensis kune kun la laboristoj pli gravajn demandojn. Sed tiama registaro estis konstitucia, kaj oni permesis al laboristoj, fondi laboristajn organizaĵojn, per kiuj oni povis batali kaj gardi sian ĉiutagan panon.
Sed nuna registaro estas kontraŭkonstitucia, kaj oni tage kaj nokte pripensis la demandon, kiamaniere oni povus detrui la laboristajn profesiajn organizaĵojn kaj post tio plene sufoki la laboristan movadon en Bulgario. Oni eltrovis novajn leĝojn kontraŭ laboristaro, per kiuj oni malpermesis al laboristoj proprajn profesiajn organizaĵojn. Ĉiuj pli viglaj laboristoj estis ĵetitaj en malliberejon, kaj oni rajtis senkapigi ilin.
Ankaŭ oni malpermesis al laboristoj eldoni proprajn gazetojn, por ke ili ne plu publikigu la malbonajn aferojn farataj de registaro kaj fabrikantoj. Laboristo, kiu arogas diri ion malbonan pri kapitalistoj, estas tuj arestata.
La bulgara registaro permesis al fabrikposedantoj, malpliigi la salajrojn de laboristoj laŭvole, kaj oni decidis, de 15. aŭgusto malpliigi la laborist-salajrojn ĝenerale po dek procentoj. Tamen la registaro al laboristoj promesas, ke ĝi volas zorgi, ke la fabrikantoj ne malpliigu la salajrojn. Sed la fabrikantoj respondis al la registaro, ke ili ne povas eviti malpliigi la salajrojn. Nun la registaro silentas, nur ĝiaj lakeoj klopodas antaŭ la laboristoj klarigi, ke nuna registaro laboras por ilia bono. Kaj oni intencis fondi «neŭtralan tabak-laboristan organizaĵon», pri kiu zorgus iomete la bulgara registaro. En unua kunveno oni pripensis kune kun la laboristoj la demandon, kiamaniere trovi vojon, por eliri el tiu ĉi stato. Kaj kiam la laboristoj komencis paroli pri diversaj demandoj kaj ne konsentis kun la proponoj de la fabrikist-agentoj, oni komencis aresti ĉiun laboriston, kiu parolis kontraŭ ili.
Post malpliigo de la salajroj la tabak-laboristoj nur povas aĉeti sekan panon kaj du kilogramojn da terpomoj. Tamen la ministroj diras en eksterlando, ke la laboristoj jam estas kontentaj kaj ne protestos. Vane! la laboristoj scias bone ilian politikon.
Z. Dravejkin.
EL ANGOLA
VIVO K. MOROJ DE INDIĜENOJ
II.
La indiĝena industrio estas treege elementa: kelkaj ujoj el argilo — potoj, trogoj kaj akvoboteloj — neperfekte modelitaj permane, kuleroj, teleroj kaj pipoj faritaj el ligno kaj ofte ankaŭ el korno, la uzata de ili meblaro — kiu preskaŭ resumiĝas en la lignaj skabeloj, la «kinda»j (malgrandaj korboj malaltaj) el interplektitaj folioj aŭ arboŝeloj kaj la matoj, sur kiuj ili kutimas dormkuŝiĝi, ŝnuroj el fibroj kaj laste, iliaj muzikiloj. En diversaj lokoj troviĝas kelkaj lertaj forĝistoj sin okupantaj je farado de indiĝenaj fosiloj, tranĉiloj kaj hakiloj kaj tanistoj, kiuj preparas felojn por tamburoj, zonumoj kaj sandaloj. La teksindustrio ne estas tute nekonata, ĉar ili ofte produktas, per primitivaj teksiloj, krudajn kotondrapojn.
Iliaj loĝejoj estas ĝenerale tre malvastaj kaj malpuregaj. La groto aŭ la «ŝing» — mizerega kabano konusforma tre malgranda kaj konsistanta el kelkaj trunketoj malbone kovritaj per pajlo — prezentas ankoraŭ la tutan loĝkomforton de grandega parto el la indiĝenaro. Sed, plej ofte, ili konstruas siajn domojn duĉambre, kun muroj el argilo manplate algluita sur reto de interplektitaj trunketoj, kiun kovras zorge farita pajla tegmento. Ĉi domoj estas plej ofte rektangulaj kun tegmento duakva, sed oni trovas ankaŭ da ili, en kelkaj regionoj, cilindroformajn kun konusa tegmento.
En ĉiuj loĝejoj, kiel meblaro apenaŭ ekzistas kvazaŭlito el interplektitaj vipoj apogitaj sur kvar trunketoj forkoformaj, kelkaj skabeloj aŭ benkoj el ununura peco, kaj du aŭ tri lignaj kestoj, en kiuj ili konservas la tutan riĉaĵon de la familio.
La domoj, arigitaj laŭ neregulaj vilaĝetoj («libata») suprenrampas la deklivojn de l’ montoj aŭ emajligas ties suprajon kun ĉiam en la mezo staranta «kubata» (indiĝena domo) de la estro. Kaj, ĉar lia loĝejo estas malvasta kaj la nigrulo ankaŭ ŝatas ĝui la spiritoripozon, jen ni trovas, ekzemple en la regiono Libolu la «njiangu»n, aŭ klubon de la «libata», en kiu la viroj renkontiĝas por ludi, fumi aŭ interbabili pri la dumtagaj okazintaĵoj.
En tio, kio koncernas la vestaĵojn, la kotonaj drapoj importitaj de la komercistoj jam ekanstataŭas (aŭ, plej ĝuste, ekkovras) la mallarĝan «tanga»n (kvazaŭjupeto) de la viroj kaj la malgrandan ĉastantaŭtukon de la virinoj. Sed la tradicio ankoraŭ instigas la indiĝenojn konservi sub la drapoj (plej bone dirite: vestaĵtukoj) la primitivan kovrilon de la hontigaj partoj de sia korpo. Tamen, ankoraŭ nun estas
— página 3 —
SENNACIULO — 3
troveblaj multege da genigruloj sin kovrantaj nur per malgranda felo aŭ interŝelo de iaj arboj pendanta el la zonumo aŭ el simpla ŝnureto super la generaj partoj. Ĉapelon la indiĝeno nur tre malofte uzas. Sub la plej varmegaj sunradioj, ofte dum marŝadoj daŭrantaj kelkajn semajnojn, li iras ĝenerale nudkape kaj ĉiam nudpiede ĉar li, ja, ne scias porti ŝuojn aŭ botojn. Kiam li estas soldato, li prezentiĝas ĉiam nudpiede eĉ en la oficialaj ceremonioj.
La dandismo de la nigruloj konsistas preskaŭ ekskluzive en la korpokripligoj aŭ en la ornamaĵoj. La indiĝenoj Ba-Sele ¹) tatuiĝas per pikvundoj sur la facoj kaj frunto kaj per tranĉvundoj sur la brusto, trametas peceton da ligno tra la nazan mezan membranon, samkiel la Papuuloj aŭ la Aŭstraloj, pintefajlas la dentojn, metas ringojn en ĉiuj fingroj, uzas metalajn aŭ ledajn braceletojn ĉirkaŭ ambaŭ pulsoj kaj la virinoj uzas orelringetojn, ĉirkaŭkolojn el vitrobuletoj kaj aluminiajn medalojn pendantajn de la kolo kaj ŝnurajn zonumojn ĉirkaŭpremantajn ilin ĉe la lumbo.
La Ba-Nanu ne tatuiĝas sur la facoj sed nur detranĉas la du suprajn incizivdentojn.
La nigruloj el Amboim uzas kripligojn tre similajn al tiuj de la Ba-Sele, sed troviĝas pli da koketeco ĉe la virinoj, kiuj sin ornamas per vitrobuletoj sur la kunplektita hararo, sur la oreloj, kolo, brakoj, pulsoj kaj eĉ sur la zono kaj ankaŭ uzas metalajn orel- kaj pulsoringojn manlaboritajn de la viroj.
Tiuj el Kibala tatuiĝas ankaŭ per pik- kaj tranĉvundoj kolorigitaj per fumnigraĵo kaj palmoleo. Ili fajlas pintforme la suprajn incizivajn dentojn kaj la virinoj ornamiĝas kovrante la kunplektitan hararon per vitrobuletoj kaj flavaj najloj, uzante lignopecetojn metitajn tra la oreloj kaj multe da enfadenigitaj vitrobuletoj ĉirkaŭ la kolo, la zono kaj eĉ ĉirkaŭ la maleoloj.
La indiĝenoj el Musende pike tatuiĝas kaj uzas, kiel kolorigilo, la foliojn de la tomato pistitajn kun kaŭĉuka cindro. Ili fajlas nur la suprajn incizivojn M-forme. La virinoj distingiĝas speciale pro malpurigemo kaj absoluta manko de ĉiu koketaĵo.
Inter la raso Libolu la tatuiĝo, akirita per tranĉvundoj aŭ kudrilpikaĵoj kolorigitaj per karbopolvo, estas pli ofta ĉe la virinoj ol ĉe la viroj. Ĉiuj incizivaj dentoj estas pinte fajlitaj, sed ankaŭ estas troveblaj indiĝenoj fajlintaj nur la suprajn dentojn. Ili ornamiĝas per enfadenigitaj vitrobuletoj aŭ konkoj, ringoj ĉirkaŭ la pulsoj kaj la maleoloj. La virinoj uzas plue ledan zonumon («kababu») ornamitan per malgrandaj konkoj.
En Bengela Velja la viroj praktikas la tatuiĝon sur la antaŭbrako kaj la virinoj sur la frunto kaj facoj formante krucon aŭ kapricajn desegnaĵojn. Ĉi-uzado, tamen, estas tre malofta ĉe ili.
La Ba-Pinda, samkiel la Ba-Sele kaj Amboim fajlas pintforme ĉiujn incizivojn, sed tiu kutimo ŝajne ne ekzistas inter la indiĝenoj Kisama, kiuj loĝas en la sama regiono. Inter la Ba-Pinda la virinoj ornamiĝas per larĝaj ringoj el fero aŭ latuno ĉirkaŭ la pulsoj, vitrobuletoj ĉirkaŭ la kolo, maleoloj kaj zono. La Amboim loĝantaj la saman regionon, uzas, samkiel la virinoj feroringojn ĉirkaŭ la pulsoj kaj la virinoj, krom la ornamaĵoj jam indikitaj, metas ĉirkaŭ la kolon mallarĝan ledrimenon kun latuna riglilo. Siaflanke, la Kisama, multe pli dandemaj, uzas, samkiel la virinoj, vitrobuletojn ĉirkaŭ la pulsoj kaj koloj kaj dise kunplektas la hararon, kiun ili ornamas per vitrobuletoj, blankaj butonoj kaj malgrandaj de ili faritaj kuproplatoj.
La Ba-Sumbe estas tiuj, kiuj plej malofte uzas la dandismon de la kripligoj kaj nur ĉe la virinoj oni trovas la seksan naturtendencon por la koketemo. Ĉi-lastaj uzas ĉirkaŭkolojn blankajn, bluajn aŭ ruĝajn, latunajn aŭ blankmetalajn ringojn ĉe la brakoj kaj ĉe la kruroj kaj malgrandan nigran ornamitan drapopecon sur la kapo.
J. P. B.
¹) Ĉiuj vortoj komencantaj per «Ba» montras indiĝenajn rasojn el difinita regiono indikita per la cetera parto de la vorto. Ekz.: «Ba-Sele», raso loĝanta en regiono Sele (aŭ Seles); Ba-Pinda, raso el regiono Pinda.
TRA LA KLASBATALO
En London (Islington) okazis interpuŝiĝoj inter anglaj faŝistoj kaj komunistoj, ĉe kiuj kelkaj personoj estis vunditaj.
En Heidelberg okazas kongreso de la Germana Socialdemokrata Partio.
En la provinco Ŝantung (Ĉinio) dronis pro superakvegoj 3000 homoj.
La Labor-Esplor-Fako (L. R. D.) starigis gravan enketon pri profito, salajro k. t. p. pagita en la 20a centjaro. Jus ĝi eldonis la rezulton. Kompare al 1900 la reala enspezo de la brita laboristaro malpligrandiĝis kaj nun estas ⁴/₅ (kvar kvinonoj). Kontraŭe la sumo de procento el kapitalo duobliĝis en 1900—1925.
K-doj Tomski kaj Dogadov ĉeestis la ĉi-jaran konferencon de la Brita Laborist-Sindikataro (sept. 7—12). Temas pri la rilatoj inter la Soveta Sindikataro kaj la I.F.T.U. (Amsterdama Internacio), ankaŭ pri preparo per koncentrita forto de la Ekzekutivo kontraŭ la atako, kiu venos en la printempo kredeble de la karbposedantoj.
Lasta novaĵo
Je la Sindikata Kongreso en Scarborough (T. U. C.) ĵaŭde, 10an sept. oni akceptis rezolucion de la Amalgamated Engineering Union, kiu ordonas ke la Ĝenerala Konsilantaro devas akcepti Esperanton kiel la Oficialan Internacian Lingvon. Samokaze tiu konsilantaro devas insisti ke ĉiu eduka organizaĵo, kiu estas alfiliata al la kongreso, enkonduku la lingvon en la lernprogramon.
Pli da Iniciativo!
Kamaradoj! Ĉu vi atendas pli da sukcesoj, pli da rezultoj en nia movado, kiam vi malagemas, kiam via grupa vivo malviglas, kiam vi ne faras propagandon por SAT kaj ĝiaj organoj? La Historio instruas nin, ke ĉiu movado nur povas kreski kaj pluevolui dank’ al la sinoferemo de pioniroj. Vi, marksanoj, anoj de historia materialismo, ĉu vi forgesis la instruojn de la Historio? Ĉu vi pensas, ke la laborista esp. movado povos prosperi kaj plukreski sen via ekstrema aktiveco kaj agitemo? En la Kongreso de Vieno oni parolis tre klare kaj malreveme, sed oni tamen ĉiam antaŭ si havis en spirito la bildon de SAT kiel amas-organizaĵo.
Ĉu vi nenion tiucele volas entrepreni? Ke viaj organoj estu legataj de miloj da novaj abonantoj, ke via Jarlibro entenu adresojn de multaj miloj da laboristoj ĉiulandaj? Kamaradoj! La V. Kongreso starigis tre klaran programon, la V. Kongreso ebenigis al vi la vojon, plifaciligis vian laboron, desegnante grandskale la situacion kaj ĝiajn necesajn konsekvencojn, la V. Kongreso estis simbolo de unueco kaj kreis unuecan agbazon. Kamaradoj! Mankas ankoraŭ via konsento al tiuj decidoj, mankas ankoraŭ via manpremo en la prezentitan manon. Donu ĝin en la formo de plifortigita aktiveco kaj vigleco!
Ne mankas ja la direktivoj. Diru, kion vi intencas fari dum la vintra sezono en via loko, en via urbo, en via regiono? Ĉu ĉiuj, kiuj iom scipovas nian lingvon, kiuj iom partoprenas en la grupa vivo, estas jam varbitaj por SAT, estas jam legantoj de «Sennaciulo» aŭ «S. R.»? Al la malnovaj pioniroj en nia movado kaj al la novaj, freŝe al ni venintaj aktivuloj kun laborema spirito ni turnas nin kun la voko:
PLI DA INICIATIVO!
Informo pri Radio-Paroladoj
La vicaj esperantlingvaj radioparoladoj, transdonotaj el Moskvo per la stacio je la nomo de Komintern, okazos:
Septembro: 24 Oktobro: 15; 29 Novembro: 12; 26 Decembro: 10; 24
Ondlongo — 1450 m., tempo: 13.10 — 13.55 laŭ MET. K-doj ne forgesu organizi aŭskultadon en tiuj tagoj kaj komuniki pri la aŭdebleco al Radio-sekcio de SEU, Moskvo, Poŝtkesto 630.
15-an de Oktobro komenciĝas nova radio-kurso de Esp-o, aranĝata de MGSPS (Moskva Gubernia Sindikat-Komitato) per la radio-stacio je la nomo de POPOV. Ĝi okazos dufoje semajne, supozate lunde kaj vendrede, per la ondo 1050 m.
Subtenu vian gazeton! Varbu novajn abonantojn!
— página 4 —
4 — SENNACIULO
AMIKAJ LETEROJ
1. Kelkaj rezultoj de laboristaj ekskursoj al Sovet-Unio.
Mi ne intencas skribi hodiaŭ pri la granda signifo de laboristaj ekskursoj al Sovetio, dum kiuj krevas la burĝaj mensogoj kaj kreskas la sennacieca solidareco de laboristaro diverslanda.
Ankaŭ ne estas mia celo rakonti hodiaŭ, kiel utilis al la ekskursintoj Esp-o kaj kiomgrade ĝi estas praktikebla por alilanda laboristo en Sovetio. Tion scipovos fari la ekskursintoj mem kaj iliaj atestoj estos certe multe pli valoraj.
Mi celas tie ĉi rakonti, kiel multe helpis al ni, al sovetiaj esp-istoj, venintaj el eksterlando k-doj, kiel multe ili helpis al la proleta esp-movado en Sovetio.
Mi ne bezonas multajn argumentojn por pruvi tion. Mi nur citos el multenombraj ĵurnaloj de nia vasta lando. Ĵurnalaro ludas gravan rolon en propagando de diversaj ideoj. Kaj jen sovetia ĵurnalaro, dank’ al ekskursoj de alilandaj laboristoj, propagandis esp-on pli multe kaj pli efike ol iam antaŭe.
Vi verŝajne ofte penis enpresi en via loka ĵurnalo iun noton pri esp-o, pri ĝia praktikeblo kaj pri ĝia valoro. Kaj same verŝajne viaj penoj ne venigas al necesa rezulto. Oni ja ne atentas teoriojn . . .
Sed jen k-do Whitam, teksisto el Anglio, venas al Ivanovo-Voznesensk (unu el centroj de teksindustrio en Sovetio) kaj la loka ĵurnalo «Raboĉij Kraj», N-o 174, raportas pri tiu fakto, atentigante ke k-don Whitam helpis nur esp-o dum lia ekskurso kaj renkontiĝo kun sovetiaj laboristoj kaj konkludas:
«. . . tiamaniere la artefarita internacia lingvo fariĝas vivanta rimedo de interligo por laboristoj diverslandaj».
La ĵurnalo kaj ĝia legantaro per tio konvinkiĝas, ke «Esp-o rompas la naciajn barojn», kiel titolis la noton la ĵurnalo.
Post du semajnoj, jam forveturante, k-do Whitam en sia letero al la redakcio de la nomita ĵurnalo priskribas siajn impresojn kaj atentigas ke «nur per helpo de Esp-o mi povis viziti vian landon, sciante neniun rusan vorton. Miajn observojn mi povis fari ankaŭ nur per helpo de tiu ĉi lingvo» . . . (La sama ĵurnalo, N-o 184).
Tiflisa ĵurnalo «Raboĉaja Pravda». K-doj el Tiflis plendis ke ĝi tre nevolonte akceptas eĉ malgrandajn notojn pri Esp-o. Venas la germana laborista delegitaro kaj inter ĝi nia k-do Bennewitz. «Raboĉaja Pravda» enpresas kliŝon de lia esperantlingva letero al laboristoj de Tiflisa elektrostacio (N-o 1811) kaj speciale atentigas ke la letero estas skribita en esperanto. Sur la sama paĝo ni legas pri demonstrado de Tiflisaj laboristoj por saluti la germanajn k-dojn. Laborista korespondanto rakontas bildece en tiu ĉi artikolo:
«K-don Bennewitz sieĝas laboristaj korespondantoj, proponante al li multenombrajn demandojn:
— K-do Bennewitz, verku artikoleton por la ĵurnalo Martakoĉ» — diras esperantlingve laborista korespondanto . . .»
Skeptikuloj, vi interrompas min tie ĉi: ĉu valoras do citi iun lokon kie okaze estis uzita la vorto «esperanto»?
Sed tie ĉi temas ne pri la vorto. Jen hodiaŭ mi legis raportojn pri la festena kunsido okaze de la 200-jara jubileo de Scienca Akademio en Leningrad:
«Sian salutparoladon la prezidanto de l’ Akademio faris en franca lingvo . . .»
Kaj paralele al tio mi rememoras la vivplenan laboristan korespondaĵon en Odessa «Izvestija», N-o 1665, kie estas transdonata jena interparolo de havenaj ŝarĝlaboristoj:
«— Kaj tamen mi tre deziras ekscii, kiamaniere Odessaj laborist-korespondantoj havas ligon kun niaj alilandaj fratoj?
— Tio estas ebla . . . Necesas nur lerni la internacian lingvon – Esperanto kaj en ĝi skribi eksterlanden . . .»
Vi komprenas tiun abismon inter la franca lingvo de solena Akademia festeno kaj esperanto de laborista interligo internacia? Vi komprenas kiom multe signifas tiuj vortoj «parolas esperantlingve laborista korespondanto?»
Mi ne deziras esti tro longa. Mi simple citos ankoraŭ, ke «Tverskaja Pravda» (Tver, N-o 165) rakontas detale pri renkontiĝo de lokaj esp-istoj kun nia sveda k-do J. Nilsson; mi citos la publikan leteron de instruista delegitaro, presitan en Moskvaj «Izvestija» kaj «Komsomolskaja Pravda» 22. VII; en tiu ĉi longa letero la instruistaj k-doj atentigas pri esp-o kaj la servo peresp-a, rakontas pri sia vizito al k-do Lunaĉarskij, kiu konfesis al ili ke li rekonas la grandan rolon de lingvo internacia. La letero finiĝas per jenaj linioj:
«Nia sincera deziro estas, ke Narkompros en plej proksima tempo solvu la problemon pri enkonduko de Esp-o en lernejojn. Ankaŭ tie ĉi Soveta Rusio montru indan ekzemplon por aliaj landoj».
Mi citos ankoraŭ la leteron de k-do Bennewitz al proletaro de Transkaŭkazio, presitan en centra tiea ĵurnalo «Zarja Vostoka». Priskribante siajn impresojn, k-do Bennewitz parolas pri lingvaj malhelpaĵoj kaj finas:
«. . . . mi scias nek la rusan, nek kartvelan lingvojn. Sed mi parolas internacian lingvon Esperanto kaj mi esperas, ke proksimtempe rusaj kaj kartvelaj laboristoj bone utiligos ĝin por ligiĝi kun alilandaj laboristoj».
Mi povus citi ankoraŭ kelkajn ĵurnalojn, sed mi preferas subteni k-don Lorencson: ni devas atenti laboristajn ekskursojn, precipe tiujn al Sovetio, ni devas organizite partopreni en ili, aplikante dum ili nian lingvon, ĉar ni pli kaj pli konvinkiĝas ke tiu praktikado plej multe helpas al disvastiĝo de nia lingvo.
Kaj nevole mi rememoras antaŭdiron de k-do Sosnovski (S. 26), ke «se ne hodiaŭ do morgaŭ ekfluos per granda torento la amasaj ekskursoj de laboristoj el USSR eksterlanden kaj inverse» kaj ke grandan valoron havos Esp-o por tiuj laboristaj ekskursoj.
Kaj same nevole mi rememoras la flugfolion de idistaj k-doj (vidu S. 47), en kiu ili represante ĉi antaŭdiron aldonis post la vorto «esperanto» sian redakcian interkrampaĵon «(ankaŭ Ido)».
La ekskursoj jam komenciĝis. La prognozo de k-do Sosnovski jam efektiviĝas. La reala interfratiĝo laborista jam okazas, plifirmigante la unuecon de laborista movado. Esp-o praktike servas al tiu interfratiĝo. Kaj la interkrampa komento «ankaŭ Ido»? Ve, neniu el la delegitaroj vizitintaj Sovetion, enhavis, almenaŭ enkrampe, iun Ido-posedantan laboriston.
Kial? Verŝajne, ĉar Ido estas tro scienceperfektigita por servi simplan laboriston. Ja nevane k-do Marmur el Suĥum en aŭgusta numero de la svisa «Ido» kriegas al sia Akademio: ĉesu pliperfektigi, atendu fari pliajn perfektigojn — por laboristo jam estas malfacile lerni la lingvon!
Sed ĉu oni povas ĉesi la sciencan perfektigadon, se la lingvo ne estas ankoraŭ sufiĉe perfekta por esti uzata dum Akademiaj jubile-solenoj?
Kaj dume vi, k-do Bennewitz, k-do Nilsson kaj multaj, multaj aliaj miaj konatuloj pro viaj vizitoj al Moskvo, preferas uzi la «primitivan», ĉu ne?
- IX. 1925.
Ulo el Moskvo.
Laborista korespondanto — laboristo kiu kunlaboras en loka ĵurnalo, samtempe ne ĉesigante sian fabrikan laboron laŭprofesian. Ordinaraj temoj de ilia kunlaborado — vivo kaj stato de sia fabriko.
Promenoj kaj promenetoj sur marĝenoj de esperantaj gazetoj
20. Unu el la promenoj inter muze-manekenoj¹)
«Centra Komitato de Sovietlanda Esperantista Unuiĝo publikigis proteston kontraŭ XVII. universala kongreso, okazonta en Ĝenevo en 1925 jaro. Ion similan esperantista historio renkontas unuan fojon . . . La protesto havas aplombon kaj kuraĝon trakti Svisujon, tradician kaj historian landon de libereco, kiel landon «kie ne povas esti garantiata per la ekzistanta sociordo kaj ekzistantaj leĝoj vivo kaj sekureco por la sovietaj civitanoj» . . .»
Tiujn ĉi liniojn ni legas en «Pola Esperantisto» — Januaro/Februaro 1925. Ni ne diskutu, ĉu prave faris Sov. Esp. Unuiĝo. Eble ne. Sed nin interesas, kiu muŝo pinĉis «Polan Esp.», ke ĝi atentis tiun ĉi sensacion? Ĉu ĝi ne mem unua protestis kontraŭ kunvoko de la XV. kongreso en Germanujo en 1923, ĉar tie «vivo de alilandulo ne apartenas al agrablaj» (vidu «Pola Esp.» Aprilo 1923)? Evidentas, ke la esperantista historio jam havis «ion similan» je du jaroj pli frue.
¹) artikfiguro (marioneto).
— página 5 —
SENNACIULO 5
Sed ni revenu al la temo. «Pola Esp.» defendas Svisujon kaj kontraŭe akuzas Sovetlandon, kie «rajto de civitano, lia vivo, libereco, digno kaj havaĵo» — (havaĵo!) — «estas reduktitaj al minimumo!… Sufiĉas mencii patriarkon Tiĥon, mortigitan prelaton Budkiewicz, ĉefepiskopon Cieplak…»
Ni devas rimarkigi jenon: 1. Tiĥon mem pentis pri tio ke li okupiĝis pri politika kontraŭrevolucio anstataŭ zorgi pri la ĉiela spirita savo kaj mem testamentis al la tuta rusa ortodoksa kristanaro esti lojalaj sovetcivitanoj; 2. Budkiewicz mem konfesis sian krimagadon kontraŭ la sovetaj organoj de la administrado; 3. Cieplak mem post sia veno al Polujo atestis tute humanan traktadon al li dum lia restado en la soveta karcero. Se plaĉos al «Pola Esp.», ni povas daŭrigi la liston per la sadisto pastro Usas kaj aliaj «sanktaj» ekleziuloj (nur ilin «Pola Esp.» mencias), kiujn ĝi metas sub sian protekton kontraŭ la abomena ateista bolŝevistaro.
Se ni rememoros la fakton, pro kiu Sovet-Unio de la respublikoj bojkotas Svisujon, ni vidos tute rimarkindan bildon: sinjoro Konradi, negocisto kaj diboĉulo, pro fakta mortigo (!) de la oficiala soveta ŝtatreprezentanto (!!) estis pravigita (!!!) de la svisa juĝistaro, malgraŭ ke unu monaton poste — nure pro atenco (!!!!) en diboĉa stato kontraŭ kabareda dancistino (!!!!!) li estis kondamnita por unu monato da puno (!!!!!!). Tre konsiderinda diferenco inter la kultura svisa «libereco» kaj la «barbara» bolŝevista sociordo!
Neimagebla fantazie «Pola Esp.» prezentas al si kaj al la legantaro Sovetlandon:
«En Sovetlando libereco ne ekzistas, esperantistoj kaj ilia movado estas same kiel tuta socia vivo en Sovetlando katenigitaj… Ni ja konas ruslandajn esperantistojn el la tempo antaŭsoveta. Ni estas certaj pri ili. Ili… avidas spiri almenaŭ iom da libera aero, ĉar Sovietlando sufokigas ilin. Sed bedaŭrinde nun ili tion nek fari, nek diri, eble eĉ nek pensi povas»…
Ni ĉiuj scias, kiom multe progresas esperanto nun en Ruslando, tre ŝatinde superinte sian antaŭsovetan staton, antaŭ ol tiu estis detruita de la milita epoko. La pensmanieron de la rusaj esperantistoj ni ĉiuj povas fidinde konstati laŭ la senperaj informoj el Sovetlando mem. Ni ĉiuj vidas ke la ruslandaj esperantistoj tre bone spiras kaj estas tre aktivaj. Kaj ankaŭ okulvidebla estas la grandega diferenco inter la nuna Soveta Unio de la Respublikoj kaj la iama Ruslando. Trakti pri Sovetlando laŭ la iama malnova antaŭrevolucia antaŭdekjara tempo estas strangaĵo. Cetere «Pola Esp.» propramane karakterizas sin mem kaj sian arĥaikan esencon (vidu la fruntartikolon en «Pola Esp.» — Marto 1925):
«Ĝenerale, ni, malnovaj esperantistoj en Warszawa, sentas nin tre strange de la tempo…. Antaŭe ni naive kredis, ke ni mem ion kapablas; nun, kun ĉiu tago fariĝas al ni pli klare, ke ni estas tipoj, taŭgaj por plenŝtopo kaj elstarigo en muzea fenestro!»
Tion ĉi ni tre volonte konsentas kaj havas nenion por aldoni al la perfekta aŭtoportreto.
Moskvulo.
El la Vivo kaj Scienco
Evolucio, Kapitalismo kaj Laboristaro
La proceso surscenigita en Dayton, Tennessee (Tenesi), el ĉiuj modernaj landoj kapitalistaj, povis okazi nur en Usono.
Ĉar Johano Scopes, instruisto en publika lernejo, povis esti kondukita juĝejon pro evoluci-instruado kiel natura leĝo, evidentiĝas la malprogresema evoluiĝo de tuta sekcio usona.
La suda parto usona ne estas ankoraŭ industriigita. Ĝi estas intelekte superregata de feŭdaj konceptoj, kiujn oni ne trovas en la grandaj industrirondoj, kie la amasoj estas aŭ senreligiecaj aŭ apatiecaj kontraŭ ortodoksa religio.
Estas notinde ke la grandaj metropolaj ĵurnaloj enviciĝas evoluciflanke. La proceso Scopes oferis al ili bonegan ŝancon por elmontri sian sindediĉemon al scienca vero — vero apartigita de klasbatalo.
Ekstaranta kapitalismo alportis Reformacion — la limigoj kiuj estis metitaj al sendependa serĉado de religio feŭda, malfaciligis komercan progreson, kaj la komerca klaso rompis la potencon de la roma eklezio. Tielgrade kiel eklezio ortodoksa estis utila al kapitalismo, ĝi estis akcelata, sed al la etikoj kristanismaj neniam estis permesate malhelpi negocon — la burĝaro havas du kodojn, kiel Lafargue antaŭlonge klarigis:
Unu por komerco kaj unu por sia privata vivo.
Inter la du ĉiama batalo ekzistas, kun rezultato, ke la plej bonaj negocistoj estas la plej grandaj hipokrituloj.
Sed returne al Dayton.
Tre interesa estas por laborula klaso ti-kio okazis en tiu montara urbeto, kie reakcio feŭda estas reganta. Ambaŭ, la defendantoj kaj la persekutantoj de Scopes, estas mezklasuloj. El tio evidentiĝas, ke inter tiu klaso ekzistas profunda opinimalsameco.
Darrow 1) estas tipa mezklasulo, liberalulo, profesia intelektulo — individueca, kredanto je persona libereco, edukita kaj kulturita.
Bryan 2) reprezentis la agraran parton de la mezklaso — li estis la gvidisto de bonstataj farmistoj de la mezokcidento kaj sudo, kies interesoj ekonomiaj opozicias la interesojn de granda kapitalistaro — la parto kies anoj ĉiam «krucmilitadas» pro iu ajn ĥimera moncirkulad-projekto tiamaniere montrante sian antagonismon al la pligrandiĝanta kontrolo de industrio kaj financo je la parto de kapitalistoj.
- Clarence Darrow estas la tre eminenta advokato, kiu defendis Scopes.
- William Jennings Bryan estas fama politikisto kaj absolut-kredanto je biblio; persekutas Scopes (dume mortinta).
La urbego kaj la urbeto — jen la du fortoj opoziciantaj unu la alian en Dayton, — kaj estas notinde ke Bryan atentigis la kampulojn pri la mokado, kiun la metropola gazetaro elverŝas kontraŭ ili; tiamaniere li defendis la dogmon de kreanto, de specialaj kreitaĵoj kaj de la unua ĉapitro de Genezo.1)
En Grand-Britio tia lukto estis finbatalita dum 1880—1890. La kompleta venko de la brita kapitalismo kontraŭ feŭdalismo simboliĝis per ega industri-ekspansiiĝo kaj per ekstaro de industria kapitalismo kun proletigo de la superega plimulto de amasoj britaj kaj estis sekvita de racionalisma disvastiĝo pere de presado kaj distribuado de milionoj da pamfletoj pri Darwina teorio; pamfletoj de Lyell, Huxley, McCabe, Allen; verkajoj de Leckie kaj Haeckel, Lubbock kaj Romanes.
Sed ne ĝis la superreganta klaso kapitalista trovis en Darwina teorio de la «Postvivo de la plej taŭgaj» pravigon por sia subpremado de la laborista klaso, tiu opozicio kontraŭ la evolucia teorio iĝis nekonsiderinda en Anglio. La ĝangala 2) leĝo de «dentego kaj ungego» ŝajnis al ili esti tre taŭga por ilia periodo. Naturo mem surmetis la konsent-sigelon sur la britan kapitalismon kaj ĉiun ĝian plenumaĵon, — ili asertis, — kaj tiu distordita Darwinismo iĝis la kvazaŭ dorlotita karulo de la karbo kaj ŝtalo-lordoj.
Estas bone konfesi ĉi tie ke kapitalismo, se iam ajn, tre malofte malhelpas serĉadon por vero abstrakta. Serĉadoj sciencaj pri fiziko, ĥemio, biologio, antropologio, astronomio, geologio kaj aliaj sciencoj estas subtenataj. Nur se temas pri sciencoj sociologiaj, kie la klas-karaktero socia estas montrata de ĉiu vereca esploranto, tiam la klaso reganta kontraŭstaras. Libereco akademia estas nur tiam malpliigata kiam la rezultatoj de serĉado scienca tendencas malkovri la hipokritecon kaj kruelecon de la klaso reganta, por tiamaniere malfortigi ĝin kaj plifortigi la klason laboristan.
Moderna scienco estas servisto de kapitalisma produktado kaj tian valoran serviston ĝi ne detruos.
Se ni deziras pruvi al ni, ke estas vero abstrakta, sed ne libereco socia, kiun la gazetaro metropola defendis en la Scopes-proceso, ni nur devas kompari la kvanton kaj kvaliton de publikeco, donitan al alia antaŭnelonge okazinta proceso — la Gitlow 1) proceso.
Jen estis klas-proceso. La afero estis la konstitucia rajto rekomendadi la renverson de amerika registaro kapitalista por anstataŭ ĝi starigi registaron laborist-kamparanan.
Per kelkaj plummovoj la usona juĝejo superega forviŝis la konstitucian garantiaĵon de libera parolado.
Ĝi laŭleĝigis persekutadon laŭ leĝo «krimeca ‘sindikatismo’ aŭ ‘anarkismo'» en
- Historio de la biblio pri Kreo de mondo.
- Sovaĝ-densejo, primitiv-arbaro.
— página 6 —
6 SENNACIULO
35 ŝtatoj kaj endanĝerigis la tutan laboristan klason.
De la gazetaro kapitalista, kiu aŭ mallaŭdas aŭ ridindigas la persekutadon de Scopes, venis arego da aproboj pro la verdikto en Gitlow-proceso.
Estas unu plua afero en la Scopes proceso kaj la kontraŭ-evolucia leĝo, kiu havas grandan signifon por la laborula klaso. Ni povas esti certaj ke malgraŭ la sindonemo al veroj abstraktaj montritaj de kapitalista gazetaro, se la leĝo de Tennessee estos subtenata kaj kiam aliaj ŝtatoj akceptos similajn, tiuj leĝoj estos libere uzataj de la kapitalista klaso por subpremi ĉiun edukecan laboron havantan socian signifon.
Same kiel la krimec-sindikatismaj leĝoj estis akceptitaj kiel milit-rimedoj por la bridĉenado de «malamik-fremduloj» kaj poste uzataj kontraŭ la laborula klaso, samtiel kontraŭ-evoluciaj leĝoj estiĝos kiel alia rimedo por enkarcerigo de la plej inteligentaj kaj militemaj gelaboristoj.
Vokitaj por tiu celo ili estos akceptataj laŭde anstataŭ malaprobe de la kapitalista gazetaro.
Laŭ «Daily Worker» trad. G. Saville.
Antireligia Batalo en Sovetio
La lastan tempon la antireligia agado en Sovetio eniris en novan fazon: surloke de l’ antaŭaj metodoj de malprofunda, efemereca propagando venis novaj, pli raciaj kaj pli taŭgaj por la sovetaj cirkonstancoj. En la urboj la antireligia laboro estas sufiĉe facila kaj fruktodona. Dum la daŭro de du jaroj preskaŭ ĉiutage alvenas, jen de unu, jen de alia loko de l’ senlima Sovetio, sciigoj pri tio, ke laboristaj aŭ kamparanaj eks-kredantoj likvidas preĝejojn, sinagogojn, moskeojn, kaj la ejojn decidas uzi por utilaj celoj; instalo de novaj lernejoj, kluboj, manĝejoj, malsanulejoj, infan-vartejoj, somer-ripozejoj ktp.
Estas treege interese observi kiel urbanoj el diversaj klasoj rilatas al religio: pli bone kaj ofte, ol ĉiuj aliaj, vizitas preĝejon la komercistoj, eks-bienhavantoj kaj aliaj parazitecaj elementoj de l’ socio, poste venas la hejm-metiistoj, oficistoj (el la ĝisrevoluciaj funkciuloj), kaj nur post ĉiuj venas la laborist-edzinoj kaj tute malgranda kvanto da maljunaj kaj malkleraj laboristoj.
Pli fruajn metodojn de iom «kriema» propaganda agado (ili estis tro «akraj» kaj povis sekvigi malbonan efikon) anstataŭis novaj, en kiuj la ĉefa loko estas disponita por laŭgrada, sed funda perscienca laborado antireligia. — Malgraŭ tio la sukcesoj de l’ ateismo en urboj estas sufiĉe brilaj.
- Benjamin Gitlow — fama komunista gvidanto kiu estis kondamnita al 10 jara malliberejo laŭ leĝo nomata «krimeca anarkismo».
Ni ne devas forgesi ke la popoloj kiuj loĝas sur la sovetia teritorio, longe apartenis al la plej malkulturaj gentoj de Azio kaj Eŭropo. — Centjaroj da carismo kaj da tutpopola ĝenerala malklereco lasis tian heredaĵon1), kiu ne povas tro favori la kontraŭreligian agadon inter la kamparanoj.
Kaj se multegaj preĝejoj estas ankaŭ likviditaj en vilaĝoj, se inter la vilaĝanaro aperas ĉiutage novaj «rondetoj de sendiuloj» kaj ofte eksiĝas konsciiĝintaj pastroj; se precipe la junularo iom post iom malaperas el la nombro de l’ preĝej-vizitantoj, tio bone montras, kiom estas intensiva la laboro, farata ankaŭ ekster la urboj.
Estis necesaj specialaj antireligiaj propagandistoj, prelegistoj. Tial estis urĝe malfermitaj en multaj lokoj specialaj kursoj pri antireligia propagando. En iuj lokoj (ekzemple, Odessa) oni eĉ fondis mallong-kursajn
Antireligiajn Seminariojn
Tio estis la unua fojo, ke seminarioj edukigis ne popol-trompantajn, ne popol-venenistojn, sed ulojn, kiuj forpelu la religian nebulon kun la lumilo de l’ scienco en mano.
Ĉiuj lernejoj (de l’ unuagradaj vilaĝaj lernejetoj ĝis la grandegaj universitatoj) preparas novan sendiecan generacion. Eĉ tie, kie la problemoj religiaj kaj la rolo de tiu veneno estas pli malpli funde priparolitaj, tamen la instruado mem de l’ sciencaj disciplinoj estas tiamaniere farata ke ĝi purigas la spiriton je la religiaj superstiĉoj.
Ankaŭ ne estas eble silenti pri la granda rolo de l’ laborist-kamparana
Ruĝa armeo
en la antireligia laboro. En la trupoj de l’ ruĝa armeo oni ne nur likvidas la analfabetecon de multiuj, sed ankaŭ preskaŭ ĉian religian kredon. La popular-kleriga laboro en la armeo estas sufiĉe intensiva kaj estas bone atentita la religia demando. Tial estas sufiĉe maloftaj la okazoj, kiam ruĝarmeanoj vizitas preĝejon. Ekzemple en la urbo, kie loĝas la aŭtoro de ĉi-linioj, longe troviĝis tuta divizio, sed li ne unu fojon rimarkis ruĝarmeanon, enaŭ elirintan el preĝejo. Ĉar la ruĝarmeo enhavas multege da vilaĝanoj (la plejparto de l’ loĝantaro), ni povas aserti ke ĝi estas grava fortikaĵo en la antireligia batalo. Ja la ruĝarmeanoj «senreligiiĝas», sed krome, reveninte hejmen, ankaŭ disvastigas la «ateisman infekton» en la vilaĝoj. Estas konstatite, ke malmobilizitaj ruĝarmeanoj ludas gravegan rolon en la kamparana ateista movado.
Inter anoj de diversaj eklezioj la kontraŭreligia batalo estas kun diversa aktiveco farita:
Inter ortodoksuloj (plejparto de l’ loĝantaro) estas kompreneble farata la ĉefa
- En eŭropa parto de Sovetio estas regionoj, kie la duono de l’ loĝantaro estas nelegiva (analfabeta). Sed en Azio la situacio estis ĝis nun ankoraŭ pli teruriga. Ekz. en Turkmena respubliko 97% de l’ indiĝenaro estis nelegivaj.
laboro, sed, ni ripetas, en urboj, lernejoj kaj ruĝarmeo ĝi estas pli vigla, ol en vilaĝoj. Niajn sukcesojn iom plifaciligis ankaŭ la skismo okazinta en la eklezio (apero de «viva eklezio» kvazaŭ-revoluciema); krome en Ukrainio ĝis nun daŭras plej kruelaj konfliktoj inter la «aŭtokefalistoj» (adeptoj de sendependa eklezio ortodoksa por Ukrainio) kaj iliaj kontraŭuloj.
Inter judoj — la ateismo sufiĉe prosperas. La plejparto de l’ laboristaro kaj de la junularo el terkulturaj kolonioj estas senreligia. Estas komencata antireligia agado inter hejm-metiistoj. Obstinaj religianoj estas la komercistoj. — La nombro de l’ likviditaj sinagogoj estas sufiĉe impona, jam okazis kelkaj eksiĝoj de rabenoj. Estas interese noti, ke la eksiĝintoj ofte fariĝas bonaj helpantoj de l’ antireligia agado.
La agado inter musulmanoj (mahometanoj) estas precipe malfacila ĉar la tataroj, kirgizoj, turkmenoj kaj ceteraj nacietoj, apartenantaj al Islamo, estas treege malkleraj kaj, kompreneble, oni povas forloĝigi el spiritoj la dion, nur enloĝiginte tien la lumon, donacinte al la indiĝenoj legivecon. Kaj tiel estas farate. Tamen entuziasmuloj komencis inter la indiĝenoj atakon kontraŭ Alaho kaj la mulahoj — parazituloj, kiu ie alportas sufiĉe kontentigajn rezultojn.
Troviĝas en tute embria stato la antireligia agado inter la multegaj sektoj (baptistoj, menonitoj, karaimoj) kaj la katolikoj kaj luteranoj. Tio ne estas mirinda, ĉar tiuj sektoj kaj eklezioj estas en Sovetio la plej malgrandnombraj.
La peza artilerio, kiu permesis tiom sukcese bombardi la religion, rifuĝintan en siaj plej potencaj fortikaĵoj, estis
la antireligia literaturo.
La tuta sovetia gazetaro kompreneble subtenas la kontraŭreligian batalon. Do, se en la multaj centoj da ĉiutagaj kaj miloj da ceteraj periodecaj organoj aperas sennombra kvanto da artikoloj pri la tuŝata temo, ne estis necese havi tro multajn specialajn gazetojn. Kaj tial aperas nur kelkaj organoj:
Ruslingvaj:
«Bezboĵnik» (Sendiulo) ĉiumonata ilustr. revuo, kaj samnoma «Bezboĵnik», ĉiusemajna gazeto;
«Vesjolyj Bezboĵnik» (La Gaja Sendiulo), humor. gazeto;
«Ateist» ĉiumonata revuo (precipe kun riĉaj sciencaj kaj historiaj materialoj);
Ukrainlingve:
«Bezvirnik» (Senkredulo) — ĉiumonata ilustr.
Dum pasinta jaro estis ankaŭ komencita la eldonado de jidlingva monata ilustr. revuo «Epikojres» (laŭsence: liberpensulo).
La ateista propagando inter musulmanoj estas treege grava. Tial la centra k-to de Rusia Kom. Part. decidis proksimtempe komenci eldonadon de kontraŭreligia revuo «Scienco kaj Religio» (sendube en tatara lingvo). Tio estos la unua musulmana ateista organo en la mondo!
— página 7 —
SENNACIULO 7
La pol-lingvaj gazetoj en Sovetio sufiĉe bone kontraŭbatalas la klerikalismon de l’ katolikaj pastroj.
Por kontraŭreligia propagando estas ofte uzata la radio-disaŭdigado.
Plej riĉega estas la neperiodeca ateista literaturo. Depost la revolucio de 1917 aperis ĉ. 2000 eldonoj de originalaj aŭ tradukitaj antireligiaj kaj antiklerikalaj verkoj. La plejparto de l’ multcentaj sovetiaj eldonejoj senĉese provizis la libromerkaton per abunda ateista literaturo, sed pli ol ĉiuj tion faris la gigant-eldonejoj: Ŝtat-Eldonejoj Rusia, Ukrainia, «Ruĝa Novo», «Proleto», «Voj’ al klerigo», (nun «Ruĝa Vojo»), «Moskva Laboristo», «Leningrada Ŝtat-Eld.» kaj cet. Multegon aperigas la gazet-eldonejo de «Bezbojnik». Inter dekoj da aliaj eldonaĵoj estas speciale fama la «Biblio por kredantoj kaj nekredantoj» de E. Jaroslavski. De tiu verko aperis kvar partoj: «Kreo de l’ mondo», «Genezo», «Levitoj», «Eliro». Dum pasko ĉi-jare aperis, en la kvanto de 30 000 ekz. ĉiu, la 4-a eldono de l’ unua parto, la 3-a de l’ dua parto, la 2-a de l’ tria parto kaj la 1-a de l’ kvara parto. Dum 1 1/2 monatoj elĉerpiĝis proksimume la duono de ĉiuj tiuj novaj eldonajoj! La faktoj do parolas sufiĉe elokvente.
«Dum 2—3 monatoj estas disaĉetitaj ĉiuj presataj de ni eldonajoj» komunikas ankaŭ
la eldonejo «ATEIST».
Tio estas interesa entrepreno, kiu apartenas al la Moskva Grupo de aktivaj ateistoj. La devizo de l’ grupo: «Religio estas veneno por la popolo». La celoj de l’ grupo estas: la emancipo de l’ homo el la spirita sklaveco per scienca propagando de l’ batalema ateismo, antiklerikala batalo kontraŭ ekleziuloj de ĉiuj kultoj, ĉar ili estas ĉiuj fakte malamikoj de l’ laborularo. «Ateist» aperigis multegon da verkoj antireligiaj. Krom sciencaj libroj, estas notindaj ĝiaj beletristik-formaj kaj porteatraj antireligiaj verkoj. «Ateist» jam fondis unu «agit-punkton», speciale por larĝskala disvastigado da antireligia literaturo, kaj ĝi intencas krei novajn. «Ateist» estas organizajo revoluciema kaj marksista, sed eksterpartia. Maje 1925 aperis la N-o 1 de belega, konciza kaj riĉenhava (6—7 presfolioj!) ĉiumonata organo, ankaŭ titolita «Ateist».
El la diritaĵo estas bone videble ke la antireligia batalo en Sovetio troviĝas sur la vojo al grandaj sukcesoj. — Nur inter kamparanoj ĝi daŭros ankoraŭ longe, ĉar la emancipo el la religiaj katenoj venos nur kun la liberiĝo el la ĝenerala malklereco.
Tamen la jam atingita disfloro de l’ ateista movado plikuraĝigu la alilandajn movadanojn:
Pratempaj idoloj kaj superstiĉoj malaperos.
Dneprano.
KORESPONDADO
TARIFO
Korespondado: Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon.
Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.
MALLONGIGOJ: L = letero. PK = poŝtkarto. PI = poŝtkartoj ilustritaj. PM = poŝtmarkoj. bfl = poŝtmarko sur bildflanko. k.ĉ.l. = kun ĉiuj landoj. esp.ajo = esperantaĵo.
Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
Francio.
— K-doj Henriko Lasserre, ĝardenisto kaj Robert Soudant, instruisto, ambaŭ ĉe lab. orfejo «L’ Avenir Social» en La Villette-aux-Aulnes par Mitry-Mory (Seine et Marne) dez. koresp. k ĉ. l. la unua: pri ekonomiaj kaj politikaj temoj — la dua: precipe kun geinstruistoj pri edukaj temoj.
Germanio.
— K-do W. Hoyer, Fabrikstr. 28, Altenburg i. Th. dez. koresp. k. interŝ. PM. certe resp.
Jugoslavio.
— K-do Ŝtefano Ĉaklec, Domaldova 10, Split, dez. koresp. kun filatelistoj k. p. m. kolektantoj ĉiul., interŝ. PM, ĉiukvante sed nur asortitajn. Resendas samkvante k. samvalore. Nur serioze.
Sovet-Unio.
— K-do H. Frank, 3-aja Sovetskaja, 21, kv. 25, Leningrad, (stratŝanĝo).
— K-do Ŝulakov, militservanto, Komunalnaja, 39, kv. 1, Iĵevsk, Vot. Avt. Obl., dez. gekoresp. por siaj 9 lernantoj pri ĉ. temoj k. ĉ. l. L., PK., PI., bfl. Akurate resp.
— K-do G. Ŝilsuljman, instruisto, Okrnar obraz. Sluck (Blankrusio) pri ĉ. temoj k. ĉ. l.
La Protokolo de Ĝenevo
(Fino)
Se tiamaniere la koncepto pri «Atakanto» estas fiksita, ankaŭ nun vidiĝas, kiam la sankcioj devas esti efektivigataj. — Sankcioj, kion signifas tio?
Ili estas la plej akraj rimedoj de la Protokolo. Laŭorigine oni distingas du specojn: ekonomiajn kaj militistajn sankciojn. Militiste ili signifas kontraŭstarigi al «Atakanto» la fortojn terajn, marajn kaj aerajn de la nacioj-anoj de la Ligo de Nacioj.
Ekonomie ili signifas la forprenon de la eblej partopreni je la interŝanĝado produkta, reduktigo de l’ «Atakanto» je si mem per giganteca ringo de kontraŭbloko.
Rilate al la reduktado de la armilaro, la Protokolo ne priskribas ion, ĝi nur postulas baldaŭan konferencon pri tiu ĉi punkto. Dank’ al la penado de la delegitaro franca akceptis la lasta Ligokonferenco tiurilate la jenan tekston (mallongigite): Alvoko je konferenco internacia porarmila por ĉiuj nacioj, prokrasto de ĝi, ĝis la Protokolo estos agnoskita per la necesa nombro da ŝtatoj; fikso de la konferenca programo, konsentante al ĉiu ŝtato nur tiun armilstaton, kiun ĝi bezonas por plenumi la devojn de Ligano; prokrasto de la validigo de la Protokolo ĝis kiam la konferenco internacia porarmila sukcese akordiĝos.
Jen la ĉeftrajtoj de la Protokolo de Ĝenevo. Memkompreneble tiu solva provo tute ne respondas al postuloj kiujn starigas vera mondpacigo. Malgraŭ ĉio la Protokolo tuŝas kuraĝe seriozan problemon.
Evidente estas ke la Ligo de Nacioj ne scipovas radike pritrakti ĝin, se ĝi kontentiĝas per surfacaj rimedoj. Necesas antaŭ ĉio ke tiu Ligo, rimarkinda faktoro de la estanteco kaj reprezentanto de la Entente occidentale et Petite Entente (t. e. la nacioj iam ligitaj kontraŭ Germanio kaj Aŭstrio dum la mondmilito) havu pli da atento al problemo de ekonomia interkonsentado, ĉar la kaŭzoj de la militoj estas laŭnature ekonomiaj. La Ligo ja havas sekcion porekonomian, ke ĝi do intime kunigu ĝin kun la Internacia Labor-Oficejo (Bureau international du travail) kaj larĝigu ties potencon!
Ke ĝi metu je la tagordo de la venonta ĝeneralkunveno la problemon de la reguligado mondmastruma!
Kaj se ni aldonas, ke ĝi povus esti akceptanta en la Ligovicoj grandpotencojn kiel Germanio kaj Rusio, ĝi povos fruktige daŭrigi sian laboron por la necesa interpacigo de la mondo.
SAT-ano 300
Nerimarkita, sed grava afero
Fine, post multaj jaroj de malsukcesaj provoj, ekspedicioj kaj serĉadoj estas esplorita kaj trastudita granda parto de dezerto Kara-Kum (Nigraj Sablaroj) en Turkmenistano. Oni trovis la plej profitan vojon por elfosado de akvumanta kanalo el rivero Amu-Daria. Apud ĉi kanalo troviĝas egaj teritorioj el tero, kiu estas taŭga por terkulturo kaj brutedukado. Dum proksimaj jaroj akvo, fluonta tra la kanalo, donos 30 000 desjatinojn 1) da akvumita tero. Se la kanalon oni daŭrigos al Merva kaj Teĝena oazoj, tiam estos unu miliono da desjatinoj da tero.
Dum junio oni finis esplorantajn laborojn en Ĥivuja oazo, kiuj donis ankaŭ sukcesegajn rezultatojn. Treege fruktodonaj grundoj de Ĥivuja oazo ricevos akvon el 30-kilometra kanalo, kaj post du jaroj oni havos tie 70 000 desjatinojn da tero. En okazo de plivastigo de laboroj kaj plibonigo de sistemoj tuta teritorio de fruktodona kaj akvumata tero en Ĥivuja oazo ekkreskos ĝis 400 000 desjatinoj. Kaj tio ekdonos pacon kaj forigos la malamikecon pro akvo kiu daŭras en Ĥivuja oazo dum multaj dekjaroj. Terkultura mastrumado en ĉi-rajono 2) tiam ricevos disvolviĝon neviditan en Sovetio.
Elĉerpita el Sciigiloj de VCJK
S. Bojev
- Rusa are-mezurilo (1 d. = 109 1/4 a).
- Distrikto.
La saĝulo deziras monon ĉar li ĝin bezonas. la malsaĝulo li ĝin amas. M. Rozenfeld.
— página 8 —
8 SENNACIULO
— K-do Dim. Sneĵko, studento-mediko, Poŝtkesto 33, Minsk, dez. seriozan koresp., interŝ. PK., PI., nacigazetojn. Ĉiam resp.
— K-do Hoves Isaak, ĵurnalisto, ul. Revolucii, 6, Novonikolajevsk, (Siberio) pri ĵurnalismo, socia vivo k. kom. movado.
— K-dino Krimskaja Larisa, ĵurnalistino, redakcio de Sirbirskij Gudok, Novonikolajevsk (Siberio) pri arto, moroj k. feminismo.
— K-do Paŭlo Kirjuŝin, 1-a Dolgobrodskaja, 54, Minsk, dez. serioze koresp. pri div. temoj k. ĉ. l. interŝ. nacilingvajn ĵurnalojn k. esperantajojn.
KRONIKO
Britio.
London. Depost sia fondo antaŭ du jaroj la Londona Lab. Esp. Klubo konstante kunvenas ĉiusabate vespere ĉe 144, High Holborn, London W. C. 1. Ĉiusabate iu k-do faras paroladon pri iu temo, kiu rilatas al laboristoj, kaj poste sekvas diskuto inter la ĉeestantaro. Oni parolas nur en esperanto. Ofte ni havas gastojn el aliaj landoj. SAT-anoj estonte troviĝontaj en L., nepre venu al nia Klubo.
E. E. Y.
Svisio.
Basel. Fondiĝis «Laborista Esperanto-Asocio Basel» je 3. sept., kiu intencas bone varbi inter siaj membroj por SAT. — (Ni ĝoje salutas la progreson de lab. esp. movado ankaŭ en malgranda Svisio, kie ĝis nun ni ne havis bonan kampon. Red.)
PTT-istoj atentu!
Sovetlandaj PTT-istoj havas la gravan taskon, doni al sialandaj gazetoj div. aktualan materialon alilandan (kronikon, teknikajn, profesiajn artikolojn). Se ni sukcesos starigi tiun servon, ni havos la eblon, diversmaniere influi la PTT-istaron sovetlandan. Aperanta ĉiumonate «Interligilo de l’ PTT» ankoraŭ por tiu celo ne taŭgas, ĉar ĝi estas tro «malgrasa» kaj tro malnovmateriala, preskaŭ tute ne uzebla en la loka profesia preso. Ni opinias, ke ni devas trovi kk. PTT-istojn en aliaj landoj, kiuj volas kunlabori sendante al ni aktualan materialon. En la Jarlibro de SAT ni trovis kelkajn adresojn de PTT-istoj, sed tro malmultajn ol ke ni povus esperi, ke ni pozitive sukcesus en nia celado. SAT-anoj, PTT-istoj, pripensu kaj ion decidu! Skribante al div. distriktaj org-ajoj, ankaŭ pripensu esperantan aferon kaj propagandu!
Mi atendas rezultojn.
H. Ponjatovskij Moskvo, Centra Telefon-Stacio.
Plivastiĝo de la movado en Blankrusio
En malgranda urbeto de la Minska distrikto Kojdanovo 2. sept. okazis lekcio de k-do Kirjuŝin pri «lingvo internacia kiel rimedo por internacia laborista interligo». Ĉeestis preskaŭ 200 p., kiuj estis tre interesitaj pri esp. post per-esperanta vojaĝo tra Blankrusio de angla lab. k-do A. Witham. Por-esp-an laboron ĉi tie konsentis helpi partiaj kaj profesiaj org-ajoj. Por kursoj enskribiĝis pli ol 100 p. (Helpu al ni per leteroj kaj pk., ĉar tio estas la plej efika poresp. propagando). Adreso: Minskij okrug, Kojdanovo, Polskaja ŝkola, Szymanskaja.
Protesto en internacia lingvo en tutmonda skalo.
Korosteno (Ukrainio). Dum tuturba protestdemonstracio okaze de mortigo de polaj k-doj Hibner, Knjevskij kaj Rutmanskij, kiun ĉeestis 3500 p., parolis multe da laboristoj kaj kamparanoj, kiuj indigne protestis kontraŭ la fiago de pola burĝaro. K-do Rejtman, kiu parolis en esperanto, diris, ke pola registaro daŭrigas sian blankan teruron al la plej revoluciemaj polaj k-doj. «Ni kunvenante ĉi tie protestas ne nur en la limoj de Sovetio, ni ankaŭ alvokas al la tutmonda proletaro protesti kune kun ni, ke la ekspluatantoj ne plu ripetu similajn agojn», ktp.
M. R.
[REKLAMO p.8] Liberpensulo. Oficiala gazeto de la Internacia Ligo de Liberpensuloj. Specimeno havebla nur kontraŭ respondkupono ĉe: Kurt Hubricht, Leipzig-Neustadt, Mariannenstraße 22
Esperantistaj Naturamikoj!
En la kadro de la V. SAT-kongreso okazis la 14. de aŭgusto en la kongresejo ankaŭ kunveno de la naturamikoj, kie kamarado Klopfleisch el Düsseldorf raportis pri sia ĝisnuna agado. Ĉar li nun ne havas konstantan loĝejon, li devis abdiki kiel gvidanto de la tutmonda esperantista naturamika movado kaj proponis kiel centron Wien. Kun granda bedaŭro la kunvenintoj akceptis sian abdikon kaj proponon, kaj ni petas ĉiun grupon, kiu nun ekzistas en la kadro de la Turista Asocio La Naturamikoj anonci tion al la estro de nia sekcio, R. Cech, Wien, IX. D’Orsaygasse 7. Ni alvokas la Naturamikojn por kunlaborado kaj disvastigo de nia movado inter la turistoj kaj petas ĉiun sciigon direkti al la supra adreso.
La Wien-a sekcio aranĝas ĉiudimanĉe ekskursojn, kie ni nur esperante parolas, kaj kiuj ankaŭ estas bone vizitataj. La sekcio komencos la 23. de septembro merkrede novan kurson por komencantoj, en la popollernejo, II. Blumauergasse 25, je la 7-a vespere. Aliĝoj tie ĉe la kursgvidanto k-do Warkany.
Nekrologo
- junio mortis unu el niaj plej fervoraj kaj esperplenaj k-doj
HARALD AANNESTAD (SAT-ano 1065)
en aĝo de 22 jaroj. SAT-anaro de Oslo
El Bulgario ni ricevas sciigon pri la morto de fervora k-do
HRISTO KOLEV
fervojisto el Gabrovo, pri kiu funebras la tuta bulgara SAT-anaro.
Honoron al ilia memoro!
Novaj sukcesoj de Esperanto en Sovet-Unio
Tiu ĉi foje sian atenton al Esperanto montras jam la ŝtata organo, kaj nome — la Popola Komisario de Poŝtoj kaj Telegrafoj (Narkompoĉtel) de Unio de SSR, kiu per kelkaj siaj lastaj agoj diversflanke atentas nian lingvon.
Eble la plej grava el ili, en la skalo ankaŭ tutmonda, estas la jena: la Kolegio 1) de la nomita Komisario rajtigis delegitaron de USSR ĉe la Tutmonda Telegrafa Kongreso, okazanta en Parizo dum septembro nunjara, proponi kaj defendi Esperanton, kiel internacian lingvon de telegrafio. Tiun proponon de Sovetia delegitaro subtenas ankaŭ Ĉinio, kies delegitaro preterveturante Moskvon interkonsentis tiurilate kun reprezentantoj de Poŝt-Telegrafa Popolkomisario de USSR.
La alia decido de Narkompoĉtel koncernas jam realan utiligon tujan de Esp-o. Nunjare, unuafoje post la milito, estas eldonataj oficialaj poŝtkartoj por internacia korespondo. Certe, ĉiuj memoras ke tiuj poŝtkartoj ordinare havas tekston en multaj lingvoj, el kiuj nepre necesa estis la franca. Kaj jen Sovet-Unio faras grandegan krimon: ĝi ne uzas sur tiuj poŝtkartoj francan lingvon, konsiderante sufiĉa uzi nur Esp-on. Kaj la poŝtkartoj (kun enpresita poŝtmarko) aperas kun esp. lingva teksto („Poŝtkarto», „Respondo afrankita» k. t. p.) anstataŭ la franclingva! Ŝajne, k-doj, Esp-o paŝas antaŭen pli rapide ol ni ĉiuj esperis, ĉu ne?
La tria fakto koncernas parte filatelion, sed iuflanke ĝi estas ankaŭ valora por ni — temas ja denove pri ŝtata mondokumento! Ĉiu klare komprenas, ke poŝtmarko estas tia mondokumento ŝtata, ĉar ĝi estas nenio pli, ol aparta maniero pagi al la ŝtato pro la poŝtservoj de ĝi farataj. Kaj jen, en septembro nunjara Narkompoĉtel eldonas je memoro de inĝeniero Popov, inventinto de radio-telegrafo, jubilean poŝtmarkon kun lia portreto kaj kun teksto esperantlingva.
Do la poŝtkartoj kaj la Popov-poŝtmarko estas la unuaj oficialaj ŝtatdokumentoj, uzantaj Esp-on. Ŝajnas, ke tiuj faktoj havos varban por Esp-o signifon ne nur en Sovetio, ĉar ĉiu laboristo esp. ista en ĉiuj landoj povos per la poŝtkarto kaj poŝtmarko atentigi sian k-don pri tio ke Esp-o jam estas aplikata de la laborista ŝtato en ĝiaj oficialaj dokumentoj, destinataj por mondskala uzado.
G. D.
- En Sovetio la laboron de Popolkomisarioj gvidas ne unuopaj Komisaroj sed kolegioj, konsistantaj el Popolkomisaro kaj liaj helpantoj.
Atentu!
SAT-anoj el la teritorio de Rejnlando kaj Vestfalio vizitu la
SAT-konferencon
kiu okazos la 27. Septembro 1925 en la popoldomo de Köln, Severinstr., posttagmeze je la 2 1/2 a h.
PRESEJO: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG (GERMANIO)
N.º 53, 1 de octubre de 1925
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
2-a Jaro, N-o 1 (53)
[BILDO p.1 | 40,4,56,14] Emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, flankata de la vortoj «APERAS» kaj «SEMAJNE».
APERAS SAT SEMAJNE
- Oktobro 1925
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
Redaktejo: Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz | Gvidanto: Ekzekutiva Komisiono de SAT, 23, rue Boyer, Paris XX | Administranto: R. LERCHNER, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz
Pri la rezultoj de la V. Kongreso de SAT.
(RADIO ESPERANTO PAROLADO DE E. DREZEN EL MOSKVO LA 10. SEPTEMBRO 1925)
Kamaradoj de la tutmondo!
Mi jus finis la rusan parton de mia parolado pri la V. Kongreso de SAT okazinta en Vieno.
Nun mi volus transdoni al vi ekster-sovetiaj esperantistoj kaj SAT-anoj kelkajn konsiderojn pri la estonta laboro, pri la progresigo de nia afero kaj de nia SAT.
Esperanto estas mirinda instrumento, kiu helpata de Radio nepre forigos kaj eĉ jam nun forigas la limojn kaj barojn, starigitajn inter laboruloj diversnaciaj.
Se ni parolus nuna-momente germane [?], aŭ france aŭ angle — verŝajne la nombro de aŭskultantoj estus pli granda ol nun, sed tiam oni nin komprenus nur sur unu certa kaj limigita terspaco.
Nune — parolante Esperanton, ni scias ke oni nin aŭdas kaj komprenas same en la landoj apudaj — Litovio, Latvio kaj Polio, same en Germanio, Anglio kaj ĝis Barcelona, ĝis la bordoj de malproksima Atlantika oceano.
Ni esperantistoj laboristoj estas ankoraŭ malmultnombraj, sed nia nombro kreskas konstante, kaj nia potenco konsistas en nia unueco, en monoliteco¹), firmeco de nia unuiĝo.
En la tuta mondo ni vidas gravajn konfliktojn, kiuj dividas la laboristaron en diversaj grupoj kaj frakcioj.
Ni vidas en la tuta mondo atakon de la kapitalistoj kaj ekspluatistoj direktitan kontraŭ la laboristaro. Laboristaro dividata laŭ frakcioj — ne povas kontraŭstari al la atakoj de la kapitalo. Por gvidi la batalon kaj gvidi ĝin sukcese — necesas unueco. Ni estas certaj, ke tiu unueco fine venos kaj ke ĝi devas veni. En la unueco de laboristaro estas kaŝita ĝermo de la venko de la proletaria klaso. Kaj la proletaria klaso estas nepra, sendisputa venkanto por la tago morgaŭa. Ni esperantistoj-revolucianoj, ni SAT-anoj devas esti fieraj, ke en nia malgranda rondo ni starigas modelon de unueco kaj de unueca fronto.
Dum la lasta kongreso en Vieno gravaj simptomoj minacis nian laboron kaj nian movadon. Oni povis atendi, ke kelkaj kamaradoj tro partiecaj kaj doktrinemaj lasos fali la belan verkon de SAT. Sed feliĉe la timoj estis vanaj. Ni restis kaj ni restos.
Dum la kongreso oni parolis pri SAT kiel pri kultura asocio. Tio estis tute ĝusta. Kultura asocio ĝi estas; sed kultura asocio en la servo de la proletaria klaso.
Ne necesas, ke ni faru propagandon en SAT por niaj specialaj politikaj idealoj. Ni argumentu per faktoj. Ni citu sole la faktojn. La faktoj posedas mirigan econ de la klerigado, de la kulturigo.
Ni scias kion povas atendi la laborista klaso de la milito venonta. Ni ĉiuj bone konscias, kia devas esti la pozicio laborista kontraŭ la milito imperialista. Ŝajnas tute ne necesa paroli pri tio, nek dum kunsidoj de SAT-anoj, nek sur la paĝoj de nia gazeto «Sennaciulo». Pri ĉi-tio la tuta laborista klaso neevitable estos samopinia. Sed se ni pretendas esti unuec-fronta asocio, se ni volas, ke niaj membroj — simplaj laboristoj faru mem la kontrolon pri la taktiko necesa, ni citu la agojn de la laboristaj gvidantoj, de diversaj parlamentanoj ktp.
Ni bone scias, ke la mondmilitoj okazis kaj sukcesis okazi pro malĝustaj agoj de la laboristaj gvidantoj. La laborista klaso devas observi siajn estrojn elektitajn. Kaj anstataŭ propagando de diversaj tendencoj inter SAT-anoj, — por ni, por SAT kaj por «Sennaciulo» — tute sufiĉos se ni kontrolos la rilaton de la oficuloj laborist-unuiĝaj al la milito, al la senlaboreco, al la aktualaj problemoj de l’ momento.
Oni povas tute trankvile aserti ke la SAT-anaro devas kaj povas esti avangardo plej klera kaj plej organizita de la unuec-fronto laborista.
Ĉiu SAT-ano estas esperantisto. Do ĉiu SAT-ano jam atingis tiun gradon de inteligenteco, kiu permesas konsideri la faktojn ne nur de loka, nacia vidpunkto, sed ankaŭ de vidpunkto tutmonda, de vidpunkto interesa kaj utila por la tuta laborista klaso.
Tiu eco kaj tiu grado de inteligenteco estas tre valora por ni. Kaj se ni iros la vojon antaŭe skizitan, la nivelo kultura, la konscia rilato de la SAT-anoj al la klasproblemoj nepre kreskos kaj larĝiĝos.
Tiamaniere SAT plenumos sian rolon de kulturiga, edukiga instrumento por la bono kaj triumfo de la laborista afero.
Sed ni devas ja ne nur zorgi pri kulturo. Ni devas ankaŭ batali. En multaj landoj nune regas la blanka teroro. Kaj estus malinde por laboristoj-esperantistoj, se ili ne partoprenus la laboron aktivan, laboron revolucian — en unuiĝoj profesiaj kaj partiaj.
Ni scias, ke SAT estas en kelkaj landoj persekutata, sed niaj kamaradoj tamen laboras kaj laboras plej energie.
¹) Unuŝtoneco, t. e. solideco.
— página 2 —
2 SENNACIULO
Ni devas rekomendi al niaj kamaradoj plenan utiligon de Esperanto por la bono de la laborista movado. En kelkaj landoj la Esperanto-movado, mi ne parolas pri SAT-movado, estas sola legala, leĝe allasata formo, sub kiu povas kreski laboristaj grupoj. Ni atentu tiun eblecon. Ni ĝin plene bonuzu. Ni bone memoru, ke Esperanto estas per si mem tre potenca revoluciigilo, ĉar ĝi vastigas la koncepton, la ideojn de la homoj. Ni servu per Esperanto kaj per niaj publikaj unuiĝoj — al la celoj kaj aspiroj de nia klaso. Ni estu kulturigaj laborantoj, sed ni estu samtempe veraj revolucianoj.
Mi estas certa, ke Esperanto triumfas kaj progresas nur dank’ al tio, ke ĝi ĉiutage pli kaj pli penetras en la ĉiutagan vivon kaj agadon de la klaso laborista — la mastro de la tago morgaŭa.
La klasoj burĝaj mortantaj — ne povas doni al la homaro tian grandiozan donacon, kia estas kaj kia estos la lingvo internacia. Efektivigi tiun donacon povas nur la klaso laborista, klaso kreskanta, celanta potencon kaj akironta ĝin.
Do la tasko de ĉiuj sinceraj esperantistoj estas — nepre helpo al la movado laborista-esperantista. La laboristoj-esperantistoj, la SAT-anoj ne malakceptu la helpon, kiun al vi povas prezenti la inteligenta — ne manlaborista esperantistaro. Ni ne povas allasi personojn fremdajn al ni — en nian rondon por ĝin gvidi kaj administri. Ni ne povas havi oficulojn de laboristaj grupoj kaj SAT, elektikaj el ne sufiĉe firmaj, ne sufiĉe klaskonsciaj personoj. La gvidadon de nia afero devas konservi en siaj manoj la laboristoj — mem. Nur tiam ni evitos aferon de diversaj aŭtoritatuloj, kiuj finfine povus entombigi la klasbatalajn tendencojn kaj ideojn de SAT.
Sed rezervante en niaj manoj la administran potencon, ni larĝe uzu la kulturan, la inteligentan helpon de la spertaj esperantistoj, eĉ se ili ankoraŭ ne venis al ni, eĉ se ili ankoraŭ apartenas al la tiel-nomata neŭtrala Esperanto-movado.
Venos tempo, kaj ĉiuj honestaj ĉiuj sindonaj esperantistoj estos kun ni. Ĉar en la manoj laboristaj troviĝas la estonto de Esperanto, same kiel en la manoj laboristaj troviĝas la estonto de la homaro.
Tion ni sciu, tion ni fidu — kaj nia afero progresos. Ni iru trankvile kaj firme la vojon celitan.
Rimarko. C. K. de SEU petas aŭskultantojn nepre informi pri aŭdebleco de radio-paroladoj el Moskvo — laŭ adreso «Moskvo poŝtkesto 630 SEU». Tiuj informoj servos por konvinki certajn instituciojn pri uzebleco kaj uzindeco de nia lingvo.
FIRMIGU LA BAZON DE VIA GAZETO PER VIGLA VARBADO!
Letero el Turkio
Konstantinoplo, 9. septembro 1925
Kontrastoj. — De tiom longe mi sopiris vidi la nepriskribeble belan Bosforon, la senkompare mirindan Oran Kornon! De tiom longe mi deziregis paŝi sur la lokoj famegaj ne nur pro ilia beleco, sed ankaŭ pro la tieaj okazintaĵoj pri kiuj rakontas la Legendo kaj la Historio! . . . .
Okazis ofte, ke la realaĵo malpli efikis sur min ol la bildo, kiun image mi vidis antaŭe. Ĉi-tie ne trafis min tia disreviĝo. Konstantinoplo povas ja spitinviti ĉiun ajn verkiston, ke li priskribu ĝin fidele, ĉiun ajn pentriston, ke li bildigu ĝian veran figuron.
Mi ankoraŭ ne vidis ĉion vidindan, sed jam konvinkiĝis, ke ĉi-tiu kosmopolita urbo estas bilde nekaptebla. Okcidentaĵoj kaj orientaĵoj interpuŝiĝas, intermiksiĝas kaj kreas ion nedifineblan. Grandaj stratoj, kiujn trakuras tramveturiloj kaj aŭtomobiloj, najbaras kun stratetaĉoj malglatege pavimitaj, nur piedireblaj kaj sur kiuj svarmas ĉifonvestitaj homoj. Altaj novaj domoj, belaj magazenoj najbaras kun kadukaj domaĉoj, kun mizeraj budoj. Per unu sola ekrigardo oni povas vidi la Mezepokon kaj la XXan Jarcenton. En Stambul¹) ĉie superstaras imponaj moskeoj²) kun pezaj kupoloj kaj elegantaj minaretoj. Ĉie kuŝas ruinaĵoj, ruboj, malpuraĵoj. Ĉie ankaŭ novaj konstruaĵoj. Kontrastoj okulfrapas ĉe ĉiu paŝo.
Ĉu ne estas mezepoka kutimo, ke por transiri la pontojn oni devas pagi unu piastron? Aŭtomobiloj tie haltas pro tiu pago. Sur la Nova Ponto 24 viroj dejoras kaj postulas la trairan depagon. Ili staras sesope ĉe ĉiu angulo de l’ ponto kaj baras la tutan larĝecon de l’ trotuaro. Nur la tramveturiloj ne estas haltigataj.
La popolamaso estas densa, diverskolore, diversaspekte vestita. Ĉie svarmas stratvendistoj kaj trudemaj almozpetantoj. Portistoj kun ŝarĝo kapabla terenpremi malfortan azenon marŝas pene, ŝvitante dum longa vojo kaj plenumas neplenumindan taskon. La homo estas ja ankoraŭ ŝarĝbesto — Dum rapide preterpasas, kvazaŭ insultante, aŭtomobiloj, kiuj portas homojn. Grandare glitas surakve malpezaj, plaĉaj «kaikoj» (barketoj) movigataj de fortaj brakoj — Dum vaporbarketoj rapide kaj facilmove preterpasas. Promenas belulinoj, obeantaj la lastajn ordonojn de la Pariza modo — Dum preteriras vualitaj virinoj, kiuj obeas ankoraŭ la Mahometanan leĝon. Fezoj, turbanoj najbaras kun eŭropaj kapvestoj . . .
Kontrastoj, ĉie kontrastoj.
Okcidento venkas. — Sed urĝas veni ĉi-tien por ĝui tiujn pentrindajn kontrastojn. Ŝajnas, ke la turkoj nun forte penadas por demeti la pezan tradicion, por forigi siajn apartecojn. La nuna registaro energie agadas por ke foriĝu la rutino, por ke definitive ruiniĝu la arkaikaj kutimoj. La prezidanto de la republiko, Gazi Mustafa Kemal Paŝa, persiste provas disrompi la religian kirason, kiu premkatenas la popolon kaj malhelpas, ke ĝi akceptu kaj profitu la okcidentan kulturon. Tiu-cele li entreprenis grandskalan agitadon. Lastatempe, li profitis la datrevenon pri la batalo ĉe Bumlu-Punar, kie li akiris mondfamon kaj ĉe la turka gento grandegan popularecon pro sia venko kontraŭ la grekoj, por alvoki la popolon, ke ĝi forlasu la malnovajn morojn, ke ĝi imitu la kulturitajn eŭropanojn.
Parolante en Ineboli, li forte akcentis pri neceseco definitive forlasi la malnovan vestmanieron. Li diris: «La internacia tualeto de la civilizitaj popoloj perfekte konvenas por nia nacio . . . ni kapvestu nin per vesto kun viziero, t. e., por paroli pli kare, per ĉapelo . . .»
Kaj nun jam multaj turkoj forlasis la fezon. La gazetoj sciigas, ke ĉe Angora, kiam revenos la Prezidanto, liaj akceptantoj estos kapvestitaj per ĉapelo. Eĉ decido de la ministraro igas deviga por la ŝtatoficistoj la uzon de ĉapelo.
Estas vera privestaĵa revolucio!
Rilate la virinojn, Mustafa Kemal ankaŭ energie postulas la forlason de la malnovaj kutimoj:
«En iuj lokoj, li diris, mi ankoraŭ vidis virinojn, kiuj kaŝas sian vizaĝon per iu tolaĵo, aŭ per sia antaŭtuko aŭ sin kaŝis kiam ilin preterpasis viro. Kia strangeco! Ĉu indas tiuj sovaĝaj moroj por patrinoj, por filinoj de civilizita nacio? Tia spektaklo estas ridinda kaj necesas senprokraste ĝin forigi . . .»
La amatoroj je pentrindaĵoj rapidu veni ĉi-tien, se ili volas ĝui la bildon de la malnova Turkio. La okcidenta kulturo antaŭeniras grandpaŝe. Kredeble, post deko da jaroj Konstantinoplo ne plu havos la saman figuron, ne plu estos rekonebla. Ĉu domaĝe? Mi opinias, ke ne. La mirinda situo natura de la urbo restas ja la sama kaj nekompareble bela. Ne domaĝas se la stratoj estos pli glataj kaj malpli malbonodoraj; ne domaĝas, se la hotelĉambroj estos sencimaj; ne domaĝas se fezoj, turbanoj kaj aliaj malnovaĵoj estos videblaj nur en muzeoj . . .
La tradicio ĉiurilate estas ja malfacile mortigebla, sed ĝi tamen mortiĝos per la ripetataj batoj de la noviĝemuloj. Ĉe venkas la scienco, la tekniko. Kaj estas por ni, sennacianoj, ĝojige konstati, ke eĉ patriotisma, naciisma movado kiel tiu, kies Mustafa Kemal estas la ĉefrolulo, kaj kiu agitas la turkan genton, tamen helpas la malvolviĝon de la internacia kulturo, la proceson de la malproksima, sed tamen nepre okazonta sennaciiĝo de la popoloj.
E. Lanty.
¹) Stambul estas unu de la tri partoj, disigitaj per la Bosforo kaj la Ora Korno, el kiuj konsistas Konstantinoplo. La du aliaj partoj estas Pera-Galata kaj Skutari. — Ĉi lasta troviĝas sur la azia bordo.
²) En la tuta urbo estas 700.
— página 3 —
SENNACIULO 3
Litovio — lando de klerikaluloj.
Kiel aliaj, tiel nomataj demokrataj landoj, ankaŭ Litovio havas konstitucion kun ĉiuspecaj liberoj. Sed por litova registaro kaj policistaro konstitucio estas nur vanaj vortoj.
Policisto ĉiuspece turmentas litovajn civitanojn kaj registaro iliajn laborojn aprobas. Konstitucio garantias vortliberon, kaj policistoj ne permesis al k-do Ŝeras dum unua majo publike paroli hebree.
En aŭg. 1925 estis en Kaŭnas kunveno de kartonaĵlaboristoj por krei sekcion de preslaboristoj, kaj k-do Markelis (deputito de socialdemokrata partio en parlamento) parolis ruslingve, ĉar el 40 laboristoj nur du komprenis litovan lingvon. Policisto malpermesis al li paroli kaj fermis kunvenon. Kiam oni demandis policiston, kian rajton li havas por tion fari, li respondis, ke al li estas ordonite de lia estro.
En Ŝiaŭliai, plej granda litova urbo post Kaŭnas, malsobra policisto postulis de k-do Balakas, ano de urba administrado, ke li donu al li por manĝi. K-do Balakas rifuzis kaj venis al urba administrejo. Baldaŭ oni postulis lin al policejo. Kaj kiam li alvenis, li estis forte batita de malsobra policisto. Alia policisto lavis sian sangigitan vizaĝon kaj ordonis al li, ke li ne diru, ke li estis batita.
Policistoj batas sen ia kaŭzo ne nur anojn de socialdemokrata partio, sed ankaŭ simplajn laboristojn. Ekzemple en Ŝiaŭliai unu policisto batis ĝis sango unu veturigiston.
Kiu do ne scias, ke en januaro nunjare al kunvenintaj senlaboruloj policistoj en Kaŭnas mem pafadis!
Vi eble demandos min, kaj kion do faras juĝo? En nia lando oni juĝas kulpulojn nur post du aŭ tri jaroj, ĉar tiel multe estas da krimuloj (plejmulte politik-kulpuloj), ke oni ne havas tempon tuj juĝi.
Kiel do pravigas tiajn agojn reganta partio?
Respondon al tiu ĉi demando ni trovas en oficiala organo de kristan-demokrata partio «Rytas» (Mateno). Tie ĉi unu deputito de parlamento skribas, ke socialdemokratoj estas kandidatoj al komunistoj, kaj oni devas socialdemokratan partion malpermesi.
Komunisto ĉe ni ne estas homo. Li estas kiel senrajta besto. Oni povas lin bati kaj elektrizi. Ekzemple, unu komunistino estas elektrizita. Policistaro tiun ĉi fojon ne povis kaŝi sian fiagadon. Socialdemokrataj deputitoj akre protestis kontraŭ tiu ĉi krimo kaj postulis puni fipolicistojn, sed klerikala Triunuo estas ĉiopova, ĉar ĝi havas plimulte ol duonon de ĉiuj deputitoj.
El kio do konsistas tiu ĉi Triunuo? Ĝi konsistas el kristan-demokrata partio (patro), el Asocio de Terkulturistoj (filo) kaj Federacio de Laboro (sankta spirito). Eble kamaradoj ne komprenas, kiel Federacio de laboro, do laboristoj, povas esti reakciuloj. Oni devas scii, ke litovaj laboristoj kaj ankaŭ vilaĝanoj estas tre malkleraj, kaj al ili pastra voĉo estas dia voĉo. Pastro diras, ke socialdemokratoj estas infanoj de diablo, ke ili estas komunistoj (plejgranda parto de litova laboristaro timas komunistojn) kaj pro tio veraj katolikoj ne povas esti socialdemokratoj, nek voĉdoni por socialdemokratoj.
Profesiaj unuiĝoj antaŭ tri jaroj estis multenombraj kaj nun estas en embria stato. Kial do tiel okazis? Antaŭe ili estis gvidataj de komunistoj, kaj dank’ al ilia maltaŭga taktiko (malĝusta pritakso de la perspektivo) nun sub socialdemokrata gvidado ili devas denove organiziĝi. Kaj nun estas ne tiel facile. Reakcio estas plej granda, ankaŭ laboristoj timas, ke ne okazu kiel antaŭe. Nur senlaboreco devigas ilin organiziĝi sen longaj pripensoj.
4051.
LETERO AL KLASKONSCIULARO
de Paul Crouch kaj Walter Trumbull.
Tiel pacience kiel eble ni atendas la tempon kiam la karcer-pordego malfermiĝos kaj ni estos povantaj daŭrigi nian laboron por la movado. Imperialista maljusteco kaj persekutado eĉ ne ete detenis nin de nia tasko. Male, netaksebla kvanto da materialo estis metita je nia dispono, per kiu ni esperas helpi frakasi la tutan imperialisman strukturon.
La radikala nuanco de nia lingvo ne nur montras, kiel la imperialismo sentas la mas-simpation al ni, sed kiel ĝi timas pro tiu simpatio. La daŭra postulo por nia liberigo kaj la mas-mitingoj protestaj pro nia verdikto plue ektimigis la aŭtoritatularon.
Kolonelon Frederick M. Brown, kiu ludis la rolon de persekut-advokato por la U. S. armeo¹) en la proceso, ni ĉi sube citas. „Mi ne povas koncepti ion pli difektigan al la arme-disciplino ol tian propagandon. Ĝi estas revolucia propagando el interno, pro kiu soldatoj estas instigataj al perforto kontraŭ la patrujo anstataŭ instruataj al ĝia protekto; ĝi estas la plej danĝera propagando.»
La asertoj de Kolonelo Brown montras, kiel oni timas la revolucian propagandon, kaj samtempe ili montras la gravecon de laboro en la armeo. Multaj soldatoj en Fortikaĵo Shafter favoras nian aferon.
Ni esperas, ke la publikigo de nia proceso helpis al pli grand-skala starigo de solidareco laborista. Estas ja feliĉe, ke nia proceso estis tiomgrade disvastigita per la gazetaro kapitalista. Tiurimede ni atentigis homojn kiuj aliel neniam estus eksciintaj, kiel bagatelemaj kaj imperialismaj estas la reprezentantoj de la registaro.
Ni ricevis la lastan pakaĵon de libroj, sed pro sia kutima stulteco kaj aroganteco la oficistoj konfiskis ilin. Ni havis ilin preskaŭ du tagojn antaŭ ol ili estis konsiderataj kiel «danĝeraj aferoj» en karcero kaj ĉelo. «La aliaj soldatoj povas legi ilin kaj «ruĝiĝi,» la malliberej-oficisto estis esprimanta. La libroj estos poste al ni redonitaj.
Ĉiajn leterojn ni deziregas, ĉar estas tre konsolige en malliberejo scii, ke ankoraŭ estas grupo aŭ gruparo kiuj daŭrigas la laboron.
Kelkaj problemoj specialaj estas konsiderendaj koncerne al agado kun armeanoj. Unue, la interesoj de la armeanoj estas identaj kun la revolucia laborista klaso. Ili malklare sentas sin kiel viktimoj de imperialismo. Ili ĝin tiel ne nomas, sed ke ili estas daŭre regataj de sensenca subpremo, tion ili bone scias. Do, la soldatoj loĝas en grandaj kazernoj kie ideo, se plantita, rapide disvastiĝas.
Nescio estas la plej forta batalilo uzata kiel subpremilo. Per tiu sola faktoro la soldatoj estas tenataj en subeco.
Rasoj, koloroj kaj religiaj antaŭjuĝoj estas ĉiam interludataj de la superuloj. Jen la plej forta baro rompota de la organizisto. Se rompita, la laboro estos facila. La soldatoj estas supozeble rekompencataj por sia servuteco pro la penso, ke aliaj rasoj estas pli malsuperaj ol ili. Komunismo estas enkondukenda por ke la atavisma ideo estu elradikita.
Kion vi pensas pri internacia lingvo (Esperanto aŭ Ido) kiel helpo al nia propagando kaj por disrompi la naciajn limbarojn?
En Hawaii estas ideala kampo por la propagandisto. La grandparto de la grundo estas plantejegoj kie laboras filipinanoj, ĉinoj kaj japanoj. Salajroj estas escepte malgrandaj kaj vivelspezoj kompare altaj. Kompreneble tiuj rasoj vivas tre malkare pro sia nutraĵelekto. Vestaĵoj kostas al la laboruloj pli ol iuj aliaj objektoj.
Ankaŭ estas faktoro ke la supre nomitaj rasoj ne posedas rajton voĉdoni. La hawaii’ano, kvankam li posedas la voĉdon-rajton, estas minacata sammaniere kiel la indiano amerika, t. e. lia sorto estas malapero. Ankaŭ tre malmultaj hawaii’anoj posedas valorecan grundon.
La filipinano, kiel la aliaj rasoj en Hawaii, estas efektive sklavo, tute indiferente, de kia flanko oni rigardas lian rangon. Frenezaj kaj fantaziaj fabeloj estas al li dirataj por persvadi lin ke li forlasu sian nasklandon, venu al Hawaii kaj estu laboranta ĉe usonaj plantejoj. Kvankam tiu sapveziko tuj disrompiĝas. Severa realeco baldaŭ forigas liajn iluziojn.
La celo de manovroj, kiuj antaŭnelonge okazis, estis impresi la sklavojn, kaj la popolojn de iliaj patrujoj, per la granda forto usona. Kvankam al iu ajn, kiu studis la milit-sciencon, la tuta afero ŝajnis kvazaŭ giganta farso kaj ĝi ridindigas la imperialistan Usonon; la vera intenco estis klara al ĉiu pensema kaj informita persono.
Gekamaradoj, via koncerno plivalorigas la vivon en malliberejo. Eksciinte, ke ni efikis por la afero, tio signifas ke spite de nia sorto persona imperialismo perdis je sia peno difekti komunismon, persekutante nin.
¹) usona armeo
— página 4 —
4 SENNACIULO
Ni estas dankaj por viaj ĝentilaj leteroj kaj por la libroj senditaj al ni, kvankam, bedaŭrinde, ni ne povas legi la leterojn nun. Tamen, la tempo alproksimiĝas, kiam kapitalismo ne plu povos deteni nin de nia elektita laboro.
Kun kamaradaj salutoj kaj bondeziroj por la sukceso de via laboro, por homar-liberigo per la Revolucio.
Elangligis Georgo Saville.
TRA LA KLASBATALO
La ŝtata trusto «Sud-ŝtalo» («Jugostal») — en Ukrainio — donacis el siaj profitoj de l’ jaro 1924/1925 1½ milionojn da rubloj¹) por plibonigi la situacion de l’ laboristoj.
La Ukrainia komitato de l’ metalista sindikato decidis uzi 750 000 por la konstruado de domoj por la laboristoj en la industriaj lokoj Jenakievo, Makejevka, Stalino, Nijne-Dneprovsk, Ekaterinoslav; 500 000 por la konstruado de klubejoj («laboristaj hejmoj»); 250 000 por konstruado de ripozejoj, lernejoj, manĝejoj, suĉinfanejoj, ktp.
La sovetia «Konsilejo por Laboro kaj Defendo» dekretis, ke la ŝtataj industri- kaj komerc-entreprenoj estas denun devigataj transdoni al la laboristaj organizaĵoj 10 proc. el siaj profitoj por la plibonigo de l’ situacio de laboristoj. Dneprano.
En Bombay strikas 125 000 laboristoj de la kotonindustrio.
La usona ŝtata departemento volas forpeli ĉiujn fremdajn komunistojn el Usono, ĉar ili malkaŝe batalas kontraŭ la ŝtata perforto.
La japana parlamentejo en Tokio forbrulis.
En Ŝanĥajo la blankaj trupoj efektivigas la likvidon de la sindikatoj. Kelkaj sindikat-gvidantoj estas arestitaj, dum aliaj sukcesis forkuri.
Novaj teruraĵoj en Rumanio
La 31. aŭg. la estraro de l’ Landa Fakkonsilantaro de unuecaj sindikatoj okazigis sian plenan kunsidon en Bukureŝto. Apenaŭ komenciĝis la kunsido, ekaperis en la ejo taĉmento da ĝendarmoj kaj arestis la ĉeestantajn 19 lab. gvidantojn kune kun unu ĵurnalisto ĉeestanta. Motivo: ili kongresis sen aprobo kaj priparolis ankaŭ nesindikatajn aferojn, kiel ekz.: komunumaj elektadoj, lab.-istaj ĉambroj. — La 1. sept. ili deklaris malsatstrikon eĉ nun daŭrantan por protesti kontraŭ la nelegalaĵoj. — Estas interese, ke la 1. sept. ili daŭrigis per la arestado interrompitan traktadon en la kelo, kien ili estis ĵetitaj. —
La 24. aŭg. estis sciigite al la redaktoraro de gazeto: A Világ — La Mondo — (ĉi-gazeto estas la sola hungarlingva por-lab.-kamparana gazeto en Rumanio) ke laŭ la ordono de ministro por internaj aferoj estas malpermesite sendi la gazeton en militan zonon; (milita zono ampleksas 150—200 km de la landlimo) estas malpermesite sendi la gazeton al komisiistoj kaj revendistoj, nur al abonantoj troviĝantaj en la krom-militzono. —
La 24. aŭg. komenciĝis en Kiŝinaŭ la proceso de l’ arestitoj el Tatar-Bunar. (v. Sennaciulo n-o 43) La akuzitoj nombras 412. Ĉi-homamaso kune kun la atestantaro, juĝantaro bezonas grandan ĉambregon, kia ne troviĝas en Kiŝinaŭ, kaj la proceso okazas sub libera ĉielo. — Estas notinde, ke la reĝa komisaro komence pledis por apliki la sistemon de najbara Cankov’a juĝantaro: dum 4 tagoj fini la tutan proceson! «Skribemulo»
Kinematografo en servo de Proletaro
Kutime la kinematografo servas al kapitalismo. En Britlando ekzemple ĉiam kaj ĉie montriĝas bildoj pri la veturoj alilanden de la brita reĝido — la junula talismano de brita imperialismo. (Lasttempe li vizitas Sudan Amerikon por helpi la enpenetron de la brita kapitalo kontraŭ la Usona). En la filmo kiel en la romano, la heroo malriĉa gajnis per virto kaj laboro la monon kaj la sinjorinon. La kinematografo profitas el la malscio pri seksaj aferoj kaj intermiksas ridaĉojn, kisojn kaj ĉirkaŭpremojn.
Sed antaŭ du jaroj la sindikato de la poŝtlaboristoj en Britlando (la U.P.W.) produktigis filmon kiu rakontis pri la agito, la kresko kaj la nuntempa laboro de tiu sindikato. Per bildoj de telefonejo, telegrafejo kaj poŝtlaboro en aeroplano, en ŝipo, en vagonaro ktp. ĝi kunigas la anojn kaj gajnas rekrutojn. Tre sukcesas la eksperimento.
Laŭ raporto en «Daily Herald» (25. 8. 25) en Usono la Usona Labor Federacio (A.F.L.) kaj alia labor-organizaĵo mendis filmon kiu montros la barakton de la laboristaro. Ĝi malkovras la tiranecon kapitalistan en la laborejo, la estintan evoluon el pli frua sklaveco kaj la infanlaboron. Espereble tia efektiva propagandilo uziĝos multloke.
488.
Alvoko!
La «Laborista Esp.-grupo» en Gablonz aranĝos komence de oktobro Esperanto-ekspozicion kaj petas la gekamaradojn sendi ĉiuspecajn «Esperantaĵojn» (gazetoj, gvidiloj, prospektoj ktp.). Interŝanĝe ni povas doni aliajn Esperantaĵojn Pl. PM. ktp. Sendu plej baldaŭ!
Adreso: Arbeiter-Esperanto-Verein Gablonz a. Neisse, Friedhofstr. 12.
[REKLAMO p.4] Aĉetu SAT-akciojn!
Iom pri loĝeja mizero kaj ĝiaj sekvoj
La stato de loĝeja mizero atingis gradon, kiu endanĝerigas la malhavantajn popoltavolojn timige. Pro la grunda monopolo de l’ kapitalistoj precipe en pli grandaj urboj la prezoj por grundo kaj luo estas altigataj terurege. Kaŭze de tio la proletariaro devas multe suferi, ĉar por apenaŭ sufiĉantaj loĝejoj ĝi devas oferi grandparton de siaj enspezoj. Granda parto de laboristaj salajroj estas kvazaŭ tribute donataj al la grundposedantoj, al la dom- kaj grundspekulantoj. Apude okazas en higiena kaj seksa rilatoj plej danĝeriga kunpremado de la bedaŭrindaj familioj.
La loka malsanulkaso Berlina faris en 1923 statistikon inter 9500 kasmembroj pri ties loĝeja stato kaj konstatis, ke el tiuj ĉi (malsanaj, nelaborpovaj) dormas en unu ĉambro
kvarope = 5 % sesope = 1 % kvinope = 2 % sepope = ½ %
Ĉi ciferoj adaptitaj al la tuta loĝantaro Berlina, kiu konsistas el 5 milionoj da homoj, donas la rezulton, ke ne malpli ol 250 000 p. dormas kvarope en unu ĉambro.
Sed ne nur neniun spacon ĉi tiuj homoj havas je dispono, sed ankaŭ ne propran liton. Ĉar estas science konstatita fakto, ke, ju pli granda estas la familio, des malpli granda estas la nombro de l’ propraj litoj por ĝiaj anoj. Proksimume 20 procentoj da malsanuloj ne havas propran liton, devas dormi kune kun alia familiano, kaj el ĉi tiuj malsanuloj estas malsanaj genitale aŭ sekse 45 viroj kaj 684 virinoj. Jen bildo, kiel per la reganta loĝejmanko estas kvazaŭ vekataj kaj bredataj epidemioj kaj malsanegoj.
Ne pli bonon oni povas raporti pri la stato de la necesejoj en la Berlinaj loĝ-kazernoj. 52 procentoj el la supre menciitaj 9500 personoj devas uzi necesejojn, kiuj troviĝas ekster la loĝejoj aŭ en la domkorto, do kune kun aliaj familioj, sekve ankaŭ ĉi-kaze ekzistas la plej facila ebleco por infektado reciproka.
Plej ege suferas sub ĉi tiuj cirkonstancoj la infanoj kaj ties edukado. Inter ĉi 9500 kasmembroj estas 2286 laborantaj patrinoj. Tuttage en laboro estis el ili 850 patrinoj kun 897 infanoj, duontage 34 patrinoj kun 60 infanoj, dum kelkaj horoj 1053 kun 758 infanoj, kaj 349 patrinoj kun 533 infanoj trifoje dum la semajno, tiel ke entute 2286 patrinoj kun 2248 infanoj ne povas sin dediĉi sufiĉe al la edukado de siaj infanoj. La infanoj estas dumtage solaj, observas dum la nokto en la malvastaj dormejoj la plej intimajn aferojn inter la pliaĝuloj, kaj trankviligas nun neĝenate sian scivolemon. Kompreneble evoluas ĉe ĉi tiuj infanoj seksa troincitebleco, la seksa centro en la cerbo jam reagas al aferoj, kiuj sekse estas tute indiferentaj.
¹) Proksimume — 3 000 000 ormarkoj.
— página 5 —
SENNACIULO — 5
Kaj ĉi-ĉio ĉe normalaj infanoj, kiom pli altgrade ĉe psikopataj knaboj kaj knabinoj kun anormalaj sanstatoj. Timegige kreskas la nombro de seksaj malsanoj inter infanoj. Kiel ekzemplo jenon:
En la stacio por sekse malsanaj infanoj de la Berlina Rudolf Virĥov-hospitalo estis kuracataj en jaro 1920 133 infanoj, 1924 jam estis 250, t. e. plimulto de 49%. En inversa proporcio je tio troviĝas la spirita evoluo kaj la korpa flegado de l’ grandurbaj infanoj. Kvazaŭ entombigataj ili estas en la lum- kaj aermalmulthavaj kortloĝejoj de la loĝkazernoj, eterna malhelo estas en ĉi tiuj murŝaktoj, kuir- kaj rubodoroj pestumas la aeron, kaj ĉi loke ludas infanoj, infanoj de la proletariaro inter la rubujoj.
Estis farata iam post la milito statistiko, kiom da infanoj havas konojn pri sia ĉirkaŭaĵo kaj rezultis jena fakto:
La sunleviĝon ankoraŭ neniam 70% da infanoj la sunsubiron ankoraŭ neniam 54% „ „ alaŭdon triladantan neniam jam aŭdis 82% „ „ betulon ankoraŭ neniam 87% „ „ ranon ankoraŭ neniam 53% „ „ limakon neniam jam vidis 49% „ „ grenkampon ne konis 49% „ „ kaj 76% da infanoj ne sciis, kio estas roso.
Tiel la gejunularo de l’ proletariaro devas spirite kaj korpe malprogresi.
Kia estas la plua evoluo de la infanoj, montras du praktikaj ekzemploj el Berlino en kortuŝega maniero. En Zorndorfer strato 37, unua transversa domo, loĝas en unu ĉambro kaj kuirejo du geedzoj kun dekjara knabino kaj dujara knabo. Ĉe ili loĝas de l’ edzino fratino kun sia edzo, ĉiuj en unu ĉambro kaj kuirejo. Nun la onklo kulpiĝis per sangadulto kun sia dekjara nevino kaj infektis ŝin per gonoreo.
Alia, sociologe pli elokventa afero: Königsberger strato 37, 1-a flanka domo, unu ĉambro kaj kuirejo, en kiu loĝas la patro, 48 jara, la patrino, 46 jara, kvar filinoj 20-, 19-, 18- kaj 15 jaraj, kaj tri filoj, kiuj havas 16, 11 kaj 8 jarojn, entute naŭ personoj en la du ĉambroj. La patro same sangadultis kun siaj filinoj kaj troviĝas nuntempe en la frenezulejo Herzberge. La edzino komercas per ĉifonaĵoj kaj loĝas nuntempe en kelo kune kun unu filino, unu filo kaj sia 86 jara patrino. Ĉi kvar personoj dormas en du litoj.
La plej maljuna filino edziniĝis, du estas prostituitinoj, la kvara forkuris el deviga edukejo kaj estas nune kun danctrupo en Italio. La plej aĝa filo estas enkarcerigita pro legitimacifalsigo, la dua estas servisto.
Jen la sorto de Grand-berlina proletari-familio. Kaj neniu prudenta homo povos fordisputi la fakton, ke plejgrandparton da kulpego je ĉi tiuj okazintaĵoj havas la tuta nuna sociordo kapitalista. Dum la unuj, t. e. la entreprenistoj, kiuj do neniom perlaboras mane, havas ĉion abunde, sufiĉegan manĝaĵon, luksajn domojn ktp., la aliuj, la subuloj, kiuj de frumatene ĝis nokte peze kaj penege laboras, havas malmultan enspezon kaj nutraĵon kaj loĝas krom tio en tiaj mizeregaj kavernoj, kiuj estas la kovejoj de gonoreo, sifiliso, tuberkulozo ktp. kaj en kiuj perfortoj kaj sangadultoj estas oftaĵoj. Ni lernu el tio: Neniu proleto, ĉu ino ĉu viro, plu staru flanke. Ĉies devo estas, kontraŭbatali la kapitalisman sistemon renversindan, kun ĉiuj siaj fortoj, por atingi fine pli bonan sorton.
Vivu libereco!
Laŭ artikolo en la liberpensula gazeto «Der Atheist»
Akuzanto
DISKUTEJO
Kiu devas eduki infanojn?
Kiam la burĝaro deziras trafe montri al la gelaboristaro malbonajn flankojn de l’ Soveta regadmaniero, ĝi ĉiam komencas paroli pri Sovetia leĝo, nomata de ĝi leĝo pri am-libero, pritraktante ĝin kiel rimedon disfaligi familian esencon, senhonorigi virinon ktp.
Sklavecaj enfamiliaj interrilatoj penetradis nian vivmanieron dum multaj jarcentoj, kaj tial ni tre malfacile komprenas ĉion puŝantan nin sur vojon al komunismo, al stato individua de l’ nenion-havanta ĉion-posedanto.
La sovetlanda geloĝantaro, ankaŭ diversmaniere komprenas ĉi-leĝon, kaj la plej malgrandaj okazintaĵoj elvokas ofte tre ekscitajn disputojn pri efektiva esenco kaj signifo de la leĝo pri «libera geedziĝo.»
Numero 118 de la «Raboĉaja gazjeta» (Laborista gazeto) dediĉas denove al ĉi demando kelkdekon da linioj. Ĝi publikigas leteron, kiun sendis al la redaktejo laboristo-korespondanto, kaj ĝi petas gelegantaron sendi siajn opiniojn pri situacioj tuŝataj en la letero.
Ĉi-sube mi donas plenan tradukon de la letero:
«Oni diras, ke ni havas geedziĝon liberan, mi do certigas, ke ĉi-libero nur estas laŭvorta, en vivo do tiu ĉi «libera geedziĝo» kaŭzas nur sin-venenigon per sublimato aŭ striknino.
Jen al vi pruvo:
- Vi ne povas pace vivi kun edzino, malgraŭ tio, ke vi travivis kun ŝi jam 2—3 jarojn. Post eksedziĝo popola juĝo konfiskas viajn enspezojn, kaj de nun vi fariĝas sklavo de tiu leĝo, kiu havas nomon «libera geedziĝo».
2.) Vi estas edziĝinta duafoje, kaj vi havas familion 5—6 personan. Kial do oni daŭrigas deprenadi 25% de viaj enspezoj por la unua infano ĉe via unua edzino kaj por la infanoj, kiujn vi havas, restas nur po 12%?
3.) Ni supozu ke vi perdis vian laboron. Kial — do popoljuĝo vendas vian lastan havaĵon, forprenas de vi lastan pecon da pano, daŭrigante forprenadi 25% da neekzistantaj enspezoj?
4.) Vi ne konsentas al la decido de l’ popoljuĝo. Vi kasacias ne pagante dume monon. Via kasacio kuŝas 5—6 monatojn sub drapo (restas nepridiskutata) kaj poste oni al vi deklaras, ke la decido de l’ popoljuĝo restas neŝanĝita, kaj oni prenas de vi jam ne 25%, sed 50% por ricevi ĉion por la pasintaj monatoj.
Turnu kiel vi deziras, kaj ĉiuokaze laboranto estas sub la ŝarĝpezo de tiu ĉi leĝo, kaj li ricevas impreson ke la belaj vortoj de l’ sovetaj leĝoj estas nur ŝirmilo. Per tiuj ĉi leĝoj ni nur plimultigas prostitucion, ĉar multaj virinoj facile sin fordonas al viroj sciante ke ili povas aŭ ilin edzigi je si aŭ ricevi parton de iliaj enspezoj. Tiuj-ĉi leĝoj kaŭzas ke edzo aŭ forkuras de edzino aŭ sinmortigas. Iafoje, por ne perdi siajn enspezojn, oni mortigas infanojn. Kial do ĉion ĉi devas toleri laboristo? Li ja estas plenrajta mastro de sia regno, ni do vidas ke oni je nomo de laboristoj konfirmas leĝojn, kiujn laboristoj peranime malaprobas.
Tiujn-ĉi leĝojn oni eldonas por sensklavigi virinon, sed ja oni ne devas sensklavigi virinon sklavigante laboriston-viron. Estas necese kiel eble plej baldaŭ depreni de la laborantoj ĉi ŝarĝon, tion ni povas fari jen kiamaniere:
La infanojn devas eduki regno. Rimedojn por edukado de infanoj ni devas havi.
Laboristo kaj infanoj ekster tiuj ĉi cirkonstancoj vivas duonmalsate. Li dum tuta vivo penis forigi leĝojn, kiuj defendas posedantajn (burĝajn) klasojn, nun do okazas, ke oni aranĝas ankoraŭ pli malbonajn kondiĉojn vivajn por laboristoj.»
Jen unu opinio pri «libera geedziĝo» kiun per gazeto esprimis unu el sovetlandaj laboristoj. Tiun-ĉi opinion la sovetlanda gazeto proponis pridiskuti al sia gelegantaro, mi do proponas ĝin pridiskuti al la gelegantaro de «Sennaciulo». Nuna vivado de l’ sovetlanda laboristaro ne estas komunisma vivado de l’ popolo tute aparta de vi. Ĝi estas serĉado de l’ vojo al komunismo, al nia, al via, al la tuthomara morgaŭa tago. Ĉar ni serĉas vojon, kiun morgaŭ ni ĉiuj devas iri, vi devas ankaŭ laŭeble partopreni tiun-ĉi serĉadon. El la supra letero vi vidas ke ni serĉas estontan familiordon. Diru vi ankaŭ viajn opiniojn. Por ke tiu ĉi diskuto estu pli plena ni tradukos viajn leterojn por nia gazeto. Sendu viajn verajn netimemajn (ĉar ni havas laboristan, sed ne burĝan registaron) opiniojn laŭ la adreso: Moskvo Centra Telefonstacio. Al Olga Ĵukova. Se vi timas ke via vera registaro persekutos vin pro via vera opinio, sendu pere de redaktejo de «Sennaciulo».
H. Ponjatovskij
Se ni donas multe da ideoj al malgranda homkvanto, — tio estas propagando; se ni donas unu ideon al granda homkvanto, — tio estas agitado. Pleĥanov.
— página 6 —
6 — SENNACIULO
Pri cionismo
Se mi respondas al la artikolo «Cionismo hebrea formo de ŝovinismo» de k-do Revo, mi faras tion, ĉar mi volas kontraŭbatali tiun malbonan kutimon de l’ SAT-anoj ĉion prijuĝi kaj kondamni tuj en la unua momento starante sur ideologia bazo de sennaciismo kaj socialismo, sed ne konante la problemon, pri kiu ili parolas kaj ne penante antaŭe pli bone informiĝi pri ĝi.
Tiel agis ekz., skribante pri cionismo, k-do Revo, kies opiniojn mi cetere ŝatas aŭdi kaj legi. Mi ne estas ano de cionismo, nek de alia formo de hebrea naciismo, ĉar mi estas sennaciulo, sed tio ankoraŭ neniel rajtigas min kondamni tiun movadon.
La unua atako de k-do Revo kontraŭ cionismo, riproĉante al ĝi, ke «en periodo, kies ĝenerala disvolviĝo iras al pli kaj pli malvasta alproksimigo de la diversaj nacioj, forviŝante pli kaj pli la naciajn karakterecojn, al kunfando ekonomia, politika kaj lingva de ĉiuj nacioj de la tero, la cionistoj volas — almenaŭ politike — apartigi unu nacion, ĉe kiu la internacia kunfandprocedo historia jam estas tre progresinta» perdas tuj sian signifon kiam li diras: «sed ni tre bone konsciiĝas, ke ni estas pioniroj de malproksima estonto kaj ke la venontaj paŝoj de historio ne kondukos jam al forigo, sed al liberiĝo de la nacioj«. Li tie-ĉie ne plu riproĉas al la cionistoj naciismon, sed nur diras «ni devas nin demandi, per kiaj rimedoj la hebreoj estu liberigotaj, kaj ĉu la solvo proponita de la cionistoj estas bona». La ĝusta rimedo ŝajnas al li tiu, donita de Karl Marks, kaj ĉar la cionistoj ne tute konsentas kun tio, li nomas la cionismon «burĝan kaj ŝovinistan movadon».
Sed mi ne volas tie-ĉi paroli pri opinio de k-do Revo aŭ de aliaj personoj; kion k-do Revo pensas, tio estas lia afero kaj li tute rajte komunikas siajn pensojn ankaŭ al aliaj. Sed senrajte li diras jenon: «La hebrea nacio estas en Palestino reganta nacio — reganta sub brita, t. e. sub internacia financestrara protekto. La reganta nacio de Palestino formas 10 ĝis 12 procentojn de la loĝantaro. Ĝi ekspluatas kaj subpremas la arabojn, kiuj estas la grandega plejmulto en la lando. El la «lando de profetoj» fariĝis lando de profitoj, kaj araba sango jam kelkfoje ruĝigis la stratojn de palestinaj urboj. «Li simple ne estas informita kaj tute alie parolus, se li estus ekz. leginta la verkon de la komunisto Arthur Holitscher: «Reise durch das jüdische Palästina» (Vojaĝo tra la juda Palestino). La judoj absolute ne estas la reganta nacio en Palestino, kaj la brita imperio, kiu surpapere donis la landon por konstruota hejmo, en la realeco donas al la araboj ĉiun ajn eblan preferon, por tiamaniere eksciti la du popolojn unu kontraŭ la alia, la judojn pro tiuj preferoj (ekz. allaso al ŝtataj oficoj, subtenoj de lernejoj ktp.), la arabojn pro la juda enmigro, kiu celas fari el Palestino judan ŝtaton. La britoj agas do laŭ principo de «divide et impera», sed tamen nur malgranda tavolo de l’ araboj malamas la judajn enmigrantojn, nome la «efendioj», la sinjoroj, la terposedantoj kaj nur ilia fiagado kaŭzis, ke en Palestino fluis araba, kaj ankaŭ juda sango.
La arabaj laboristoj, la t. n. felaĥoj estas plej energie subtenataj de l’ judaj kolonistoj, kiuj ilin organizas, enprenas ilin en siajn kooperativojn, kaj estas interese konstati, ke eĉ okazis jam komuna striko de judaj kaj arabaj transportlaboristoj. La diraĵo de k-do Revo, ke «tia socialista organizaĵo (t. e. de la judoj) realiĝas sur la dorso de naŭdekonoj da ekspluatataj homoj nehebreaj, ne partoprenantaj tian organizaĵon kaj ne ĝuantaj la rajton de la premantoj» estas senbaza, la hebreoj kontraŭe revoluciigas la arabajn laboristojn kaj instruas al ili sciencajn labormetodojn. Same estas rekta renverso de l’ faktoj, se oni diras, ke la hebreoj ekspluatas kaj subpremas la arabojn, ĉar neniu arabo estas en servo de hebreoj, des malpli, ĉar la «ĥalucoj», la enmigrantoj hebreaj estas preskaŭ ekskluzive laboristoj, kiuj faras la plej pezan fizikan laboron.
Ni povus al cionismo riproĉi, ke estante nacia movado, ĝi kontraŭas al nia idealo pri sennaciismo, sed ni ne forgesu, ke da sennaciuloj ekzistas nur 3000, kaj ke sen Esperanto — laŭ k-do Revo mem — sennaciismo ne povus realiĝi, ni do ne povas postuli, ke oni rekonu sennaciismon, se la mondo eĉ al Esperanto ankoraŭ heziteme rilatas kaj se oni eĉ en Sovetio helpas al la nacioj krei sian propran kulturon.
Arthur Holitscher diras en sia suprenomita verko: «Se mi estus antaŭ unu jaro hejmenportinta el Rusio dubon pri la ideo de l’ komunismo, Palestino estus redoninta al mi la certecon». Fakte la socialismo en Palestino faras efektivan laboron, ne kiel en kelkaj aliaj landoj, kie oni multe da teoriaĵoj verkas pri socialismo, sed nenian realan profiton eltiras el ĉi-laboroj por la laboristaro.
Konklude mi petas la k-dojn pripensi kaj informiĝi antaŭ ol ili ion skribas kaj petas speciale k-don Revo, ke li ne ĉagrenu pro miaj kritikoj.
E. Sonnenfeld 968
Iom pri esp.-ekspozicioj
De tempo al tempo, eĉ sufiĉe ofte, en «S.» aperas alvokoj kaj petoj pri alsendo de div. esperantaĵoj por aranĝataj ekspozicioj.
Kiaj estas la rezultoj de ĉi alvokoj kaj ĉu ili atingas la celon? Mi dubas. Flankenlasante tion, ke la anoncpetoj aperas plejparte malfrue, kiam la eventualaj sendaĵoj eĉ el pli proksimaj landoj jam ne povas ĝustatempe atingi la petintojn, mi ne estas certa ke troviĝas tiom da fervoruloj, konsiderantaj sukcesigon de iea ekspozicio kiel sian taskon. Kelkaj p. k. il. kaj paro da gazetoj estas verŝajne sola profito de simila agado. La rezultatoj do estas negativaj: la ekspozicio malmulte efikas la vizitantojn kaj la aranĝintoj riskas senreviĝi pri helpemo de alilandaj k-doj. Tamen oni ne kulpigu tiujn, ĉar ne estas eble havigi al ĉiu deziranto taŭgajn ekspozaĵojn, kiel valorajn eldonaĵojn kaj pli efikajn propagandilojn, bezonajn por bone kaj serioze pripensita ekspozicio kaj aliflanke ne ĉiu propagandemulo kaj eĉ grupo kapablas kaj sukcesas aranĝi ekspozicion tia, kia ĝi devas esti, ĉar, kiel mi mem spertis, tio postulas sufiĉe da tempo, laboro kaj elspezoj. Resume alia vojo estas sekvenda.
Ekspozicioj esp. estas unu el la plej efikaj propagandmanieroj, kondiĉe se ili estas bone kaj trafe aranĝitaj kaj la afero ŝajnas al mi priatentenda se ni volas altiri al nia movado vastajn rondojn de l’ proletariaro. Evidentas, ke ĝi estas tasko de landaj kaj regionaj lab-istaj esp. organizaĵoj, aŭ de la de ili elektitaj komisionoj, ĉar centraj organizaĵoj posedas pli da sperto kaj rimedoj ol malgrandaj, finance malfortaj, provincaj grupoj kaj izoluloj. Ĉi tie mi ne pretendas doni skizon de l’ «bone aranĝita» ekspozicio kaj ne ĝi estas tasko de ĉi vortoj. Mi volas nur atentigi ke tia, sisteme aranĝita, ekspozaĵaro, provizita per diagramoj, granda surmura geografia karto (-oj) k. c., ilustrantaj la nunan staton de nia movado kaj tiun de SAT kaj iliajn progresojn, estas uzebla de ĉiuj samlandaj (samlingvaj) grupoj ĉe plej diversaj okazoj. Organizante tiajn migrantajn ekspoziciojn oni progresigas la movadon ĉe laborularo kaj evitos la neproduktivan perdon de tempo kaj energio flanke de l’ organizantoj — petantoj kaj iliaj eventualaj kunhelpantoj — la petatoj.
R. Lorentson. (1929)
Kio okazas en via lando?
Pri tio volonte scius la klaskamaradoj de aliaj landoj. Sekve sciigu tion al ili per Esperanto! Sed kiel, ĉu ne? Do ni estas pretaj komenci. Sendu mallongan raporton pri la lastaj okazintaĵoj en via lando, kiuj interesas la laboristojn de aliaj landoj, al «Prolet. Esperanto-Presservo, Gerberstr. 24 H, Leipzig (Germanio)». Ni senprokraste sciigos al vi ĉu ni povis uzi vian raporton por la laborista gazetaro. Eble kun la respondo ni jam povos sciigi al vi adresojn de k-doj en aliaj landoj, kiuj volas partopreni la presservan laboron peresperantan. Nia ĝisnuna peno tiurilata pruvis, ke tiu peresperanta laboro pli propagandas por nia lingvo, ol se ni presigas propagandartikolon en la gazetaro. Estas kompreneble, ke la laboristaro timas trompon en ĉiu rilato, pravege. Do pro tio ni pruvu per nia praktika laboro ke Esperanto estas vere taŭga kaj tute perfekta lingvo, kiu nepre necesas por la internacia laboristmovado.
Ni estu veraj kaj indaj SAT-anoj uzante Esperanton por niaj klasaj celoj. Ni atendas vian materialon kaj promesas samtempe materialon por la vialanda gazetaro niaflanke.
— página 7 —
SENNACIULO — 7
Malpli ol ĝis la revolucio!
La nombro de mortoj en Sovetio mirige malkreskas. La statistikoj konstatas nun 24 mortojn inter 1000 loĝantoj ĉiujare, kontraŭ la ĝismilitaj ciferoj: 26 por 1000.
En Moskvo (malgraŭ la evoluo de ĉi-urbo, nombranta aŭguste 1925 jam 2000000 loĝantojn) oni konstatas 14 mortojn por 1000 loĝantoj, t. e. same, kiel ĝis milito en la bonaranĝitaj britiaj urboj.
(«Komunala Fako, N-o 11—12) Moskvo.
Kultureco de l’ demokratio
La venkinta burĝaro eĉ postmorte malamas sian malamikon. Laŭ moskva «Izvestija», finnlanda lab-ista gazetaro sciigas ke la tombejo, en kiu estis enterigitaj lab-istoj, falintaj en civitana milito de 1918, estas laŭ ordono de l’ registaro uzata kiel brutarejo (ЗАГОН). Estus interese aŭdi de finnaj kamaradoj detalojn pri ĉi-fiago de l’ finnaj «buĉistoj».
1929.
Ĉe la «sendiuloj»
La okazinta en Moskvo paskon 1925 Unia Kongreso de l’ «sendiuloj» (ateistoj) reprezentis 140000 organizitajn ulojn. La kongreso estis la naskejo de «Tutsovetia Societo de Sendiuloj» kiu en komenco de somero nombris 300000 anojn, en aŭgusto — 450000.
La societo aliĝis al la Proleta Internacio Ateista, fondita ĉi-jare dum la kongreso en Teplitz (Ĉeko-Slov.).
Dneprano.
Deveno de edziĝa ringo
Fragmento el «Edziĝo-aĉeto».
M. Kosven.
En sia kultur-historia evoluo homaro travivis tian formon de edziĝa komerca kontrakto, ĉe kiu oni vendas kaj aĉetas virinon, kiel varon, transirantan de unu posedanto al la alia.
La fakto de tiu aĉeto-edziĝo, aŭ aĉeto-vendo de l’ virino en formo de edziĝo, montriĝas hodiaŭ tute senvualigite ĉe tre multaj popoloj duonkulturitaj kaj klare elstariĝas ĉe tre karakterizaj travivaĵoj en la kutimoj de ĉiuj popoloj, okupantaj eĉ la plej altajn ŝtupojn de l’ kultur-ekonomia evoluo.
La procedo en edziĝo-komerca kontrakto esence neniel diferencas de tiu en ajna alia aĉeto-vendo de movebla havaĵo: aĉetanto pagas la prezon kondiĉitan, kaj la vendanto transdonas la objekton venditan. La samajn principojn ni trovas ankaŭ en edziĝaj ritoj, kaj ju pli, tiel diri, integre kaj primitive estas konservata la aĉeto-edziĝo, des pli simple ties ceremonio reduktiĝas al ĉi-procedoj, kiuj plene determinas la kontrakton.
Kiel sciate, en komenca stadio la transiron de l’ proprecrajto oni estis devigataj marki per reala ekkapto de koncerna objekto helpe de l’ mano («mancipatio» — ĉe romanoj). Pro tio, interalie, la romana «manus», antikve-germana «munt», samkiel la rusa «ruká» (la mano), ne nur signifas la manon, kiel korpoparton, sed samtempe esprimas ankaŭ koncepton pri posedo aŭ proprecrajto. Precize en sama maniero la plej simpla ceremonio pri virintransdono de unu al la alia posedanto en la komenco reduktiĝas al simpla, tamen tute reala enmanigo de l’ virino aĉetita. Ekz., hebrean edziĝan riton konsistigas, ĝustadire, la du ĉefaj agoj — «erusin» (fianĉigo), t. e. monpago, kaj «nissuin» — laŭvorte «ekpreno».
La ceremonio pri fianĉinfordono de vendantoj al aĉetantoj estas edziĝo-festa rito, vaste praktikata. Sed simile al tre multaj procedoj, kies agantoj komence estis reprezentantoj de l’ grupoj, ankaŭ ĉi-tiu ceremonio individuiĝas, do fianĉinon oni enmanigas jam senpere al la fianĉo.
Primitiveco karakterizas jenan antikvan riton de mordvoj: la patro de fianĉino, preninte ŝian manon, enmanigas ŝin al la gepatroj de l’ fianĉo, kaj poste ŝia frato, siavice, elhejmigas ŝin je la mano, transdonas al sekvantaro de l’ fianĉo, kaj la fianĉino forveturas. Tre maloftan kaj emfazan varion el blankrusaj moroj konigas etnografiisto Dobrovolskij: la patroj de gefianĉoj, tenante la gejunulojn je la manoj, elpaŝas unu kontraŭ la alia; je ĉiu paŝo la patro de l’ fianĉo elparolas: «Mi al ci-foj’, mi al ci-du, mi al ci-tri, donu knabinon tien-ĉi!» Poste la patroj donas inter si la manojn, samtempe kunigante la gejunulojn, kiuj ankaŭ reciproke sin manprenas.
Ritoj pri fianĉin-enmanigo senfine variiĝas. Ekposedo (per ekkapto) de l’ fianĉina mano, poste aliformiĝinta en la riton de mankunigo de gefianĉoj, kiel duonreala, duonsimbola konfirmo de l’ rajto akirita, estis konata jam al hindaj Vedoj kaj akceptita de indo-eŭropaj kaj kelkiuj aliaj gentoj (mongoloj, negroj k. c.). Jen de kie venas, interalie, ankaŭ la esprimmaniero, malfremda al ĉiuj lingvoj indo-eŭropaj: «peti la manon», «ricevi la manon».
Oni scias, ke en antikva Romo reala ekposedo de l’ objekto aĉetata aliaspektiĝas en sia jena pli posta formo: la aĉetanto nur tuŝas permane la objekton en ĉeesto de atestantoj, eldiras laŭregulan formulon, frapas per kupra peco aŭ per monero kontraŭ pesilon kaj transdonas ĉi-pecon aŭ la moneron (kiel antikvatempe — la pagon mem) al la vendanto. Sammaniere ankaŭ la romana edziĝoprocedo en sia civita formo — simile al aĉeto de movebla posedaĵo — estis akompanata de t. n. ceremonio «per aes et libram» (per kupro kaj pesilo): la fianĉo en ĉeesto de atestantoj metas sian manon sur la fianĉino, elparolas formulon kutiman, frapas per metalpeco kontraŭ la pesilon kaj fordonas ĉi-pecon al la gepatroj de l’ fianĉino.
Kiel specifan travivaĵon de tiu ektuŝado je fianĉino, ni povas nun deĉifri la sufiĉe oftan kutimon, kiam oni batas laŭrite fianĉinon por simbole signi transiron de l’ proprecrajto; ĉe kelkaj gentoj ĉi-kutimo reprenas pli senvualan aspekton — la fianĉinon batas unue ŝia patro, estante ŝia origina posedanto, kaj poste la fianĉo, kiel ties rajtheredanto; ĉe aliaj gentoj tiun rolon plenumas nur la fianĉo. Antikvatempe en Grandrusio la patro de fianĉino, ekskurĝinte sian filinon, poste estis transdonanta la skurĝon al la fianĉo. Same frapetas la fianĉinon sinsekve la patro kaj la fianĉo ankaŭ ĉe felaĥoj kaj samboligento. Ĉuvaŝaj fianĉoj kaj tiuj de macedona Bulgario trifoje ekbatas la junulinon post la edziĝa festo. En Kroatio la junulo per delikata ŝirpinĉo je l’ fianĉina orelo signas, ke denun, li estas la mastro. Kaj en ĉi-okazoj la popola kreadprocedo traktas la kutimon simbolsence, prefere kiel transiron de l’ povo, ol tiun de proprecrajto. Malgrandrusa fianĉo, ekfrapetante trifoje kontraŭ la dorson de l’ fianĉino, en la momento, kiam ŝi forlasas sian hejmon, elparolas: «Lasu la patrajn morojn kaj prenu la miajn.»
Elpago de l’ prezo kontraktita, kiel kvitiĝo de l’ aĉetinto, en primitiva formo de edziĝoprocedo evidente havas neniun komplikitan vestiĝon. Ankaŭ ĉi-tie la rito individuiĝas, kaj pago al virinvendantoj aliformiĝas, kiel travivaĵo, en tiun, pagatan al fianĉino mem. Donaco al fianĉino, la kutimo, larĝe aplikata, povas esti rigardata kiel alia markoto de l’ sama procedo. Similan travivaĵon ni jam havis okazon vidi en la romana metalpeco aŭ monero; identan travivaĵon konservas ankaŭ l’ antikva hebrea edziĝa rito. Fine, nedubeble de sama speco fragmento estas la indo-eŭropa edziĝa ringo. Oni nur ekmemoru, ke la mono metala komence estis ĝuste ringo-forma. Laŭ antikva rito fianĉo estis donacanta ringon al sia fianĉino, kaj poste oni komencis interŝanĝi ringojn. Ankaŭ tie-ĉi la senco origina malklariĝas dank’ al popola kreadprocedo, per kiu la ringo fariĝas simbolo de gejunula kuniĝo en geedza ligo.
Tiel, malgraŭ ĉio, la senkulpa ringo, kiun ankoraŭ nun oni trovas sur fingroj de multaj el ni, estas tiu ĉenero, per kiu ni estas ligataj al la pratempa pasintaĵo de l’ homaro.
Elrusigis V. Zamjatin
— página 8 —
8 — SENNACIULO
M. Boguslavski
la prezidanto de «malgranda Popolkomisaria Konsiliĝo» de RSFSR.
pri Esperanto ¹)
«Inter la multaj baroj sur la vojo al efektivigo de l’ devizo, «Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu», — la diverslingveco estas unu el la plej grandaj. La ekzistado de multaj lingvoj sen iu dubo malfaciligas la batalon de l’ laborista klaso pro ĝia emancipo. Ĉar finfina venko estas ebla nur se la batalo estas farita en ĉiuj landoj laŭ unu plano, dum sama tempo. En tio kuŝas nun la precipa senco de l’ unuecfronto de l’ ĉiulandaj laboristoj. Speciale bonvidebliĝis la «maloportuneco» de l’ diverslingveco dum la nedelonge faritaj vizitoj de Sovetio de la delegitoj el Francio, Anglio, Belgio, Germanio, Svedio. «Kion fari?» — eldiras malespere la ruĝarmeanoj de l’ Oktobra Tendaro, kiam alproksimiĝis la germana laborista delegitaro, — «ni ja ne scias la german-lingvon! Kiel ni al ili ĉion klarigos?» «Eh, kvazaŭ mutaj ni estas» diras la laboristoj de l’ Sokolnikia vagon-uzino en Moskvo dum la vizito de l’ sveda laborista delegitaro, — «tiel granda estas la deziro intime interparoli, sed estas ne eble». Da tiaj momentoj tragediaj, kiam samklasaj fratoj ne eblis eldiri unu al alia ĉion, kion ili deziris, estis multe.
El la unuaj vizitoj de nia Unio flanke de l’ alilandaj laboristaj delegitaroj, inter aliaj konkludoj ni devas fari tiun pri la neceseco antaŭenpuŝi (kaj forte antaŭenpuŝi) la lernad-laboron de l’ internacia lingvo inter la laboristoj. Je tio devas sin okupi ne nur ni, sed ankaŭ la frataj partioj alilandaj. Devas esti farita efektiva ĉiuflankeca subtenado de «Sovetia esperantista unio», kies ĉefa celo estas: «la larĝa disvastigado de esperanto inter la organizitaj laboristoj kun celo utiligi la lingvon, kiel ilon en la klasbatalo kontraŭ burĝaro por la socialista laborista revolucio sur internacia skalo.»
Estas malfacile kompreneble, por nekompetentulo juĝi pri la «idealeco» de l’ lingvo esperanto. Sed alia sennacieca lingvo ne ekzistas, se ne konsideri kelkajn malsukcesajn projektojn en tiu direkto. Kaj necesas efektive meti esperanton je la servo de l’ proletaro. Kaj tion necesas des pli urĝe fari, ke la internacia burĝaro jam aplikas ĉi lingvon por siaj celoj. … La profesiaj sindikatoj, laboristaj kluboj, junulara ligo devas enmeti en siajn laborplanojn la lernadon de l’ lingvo esperanto, kiel helpa serva lingvo por la plej rapida efektivigo de l’ devizo:
«Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!»
Kislovodsk, 28.VII.1925. M. Boguslavski.
¹) El artikolo pri esperanto kaj la broŝuro de E. Izgur «Internacia lingvo je la servo de proletaro».
Promenoj kaj promenetoj sur marĝenoj de esperantaj gazetoj
21. Pri reform’ de kalendaro, pri biblio kaj dolaro.
En n-o 5 (majo 1925) de «Esperanto» oni povas legi interesan artikolon pri reformo de kalendaro; ĝi traktas pri difektoj de la nuna kalendara sistemo, parte pri historio de tiuj difektoj kaj ĉefe pri la reformo-planoj. Ni ekscias el la artikolo, ke la Ligo de Nacioj sin okupas pri tiu problemo kaj komisiis al sperta fakulo klasigi la ricevitajn ĉirkaŭ 100 reformprojektojn. La lasta jam sukcesis eligi el la tuta aro du utilajn metodojn por plibonigi la kalendaron, sed . . .
„La hebreaj rabenoj, kiujn ni ĉiuj plene respektas, pro la dimanĉa ripozo kiun ilia religio alportis al Kristanaro, estas preskaŭ la solaj konstraŭstarantoj al tiuj ĝustigoj de ambaŭ planoj»
ĉar la ambaŭ planoj por hebreoj estas akcepteblaj nur
„se la hebreoj akceptas la internacian dimanĉon. Sed la rabenoj diras, ke ili ne faros tion, ĉar tio ruinigus ilian religion».
Nenio miriga estas por ni en tio: la religio kaj la eklezio montriĝas al ni kiel fortoj reakciaj kaj malprogresigaj, do nur nova pruvo pri tio estas nun antaŭ ni. Tial estas precipe interese observi, kiamaniere la komisiito de la Ligo de Nacioj esperas venki tiun baron de la religio:
„Sro Cotsworth (la komisiito) scias ke, antaŭ ol veni en la komitaton, la eminentaj rabenoj havis nek tempon, nek oportunecon taksi la financan kaj praktikan profiton, kiun ricevus ĉiu hebreo per kalendara reformo. Dum unu jaro li studadis la problemon ĉe hebreoj de New-York kaj konvinkiĝis, ke hebreoj sin okupantaj pri banko kaj komerco trovos certan profiton per akcepto de internacia dimanĉo, kaj ke la rabenoj ne povas krei opozicion ĉe la plimulto de la hebreoj, kiam ili realigos la profiton donitan al la homaro per internacia dimanĉo.»
Jes, se temas pri profitoj, precipe financaj, ni povas esti certaj, ke dolaro venkos la biblion kaj ke la reformo povos esti efektivigita. Sed ni ne kredas ke pro la kalendar-reformo povus okazi gravaj konfliktoj inter biblio kaj dolaro: ja la biblio facile sin adaptos al postuloj de l’ dolaro kaj, kiel antaŭe, ili en intima kuneco daŭrigos sian laboron.
Kaj kian utilon havos el tiu kalendara reformo laboristaro? Pri tio silentas la neŭtrala organo en sia nesubskribita (ĉu redakcia? ĉu privata?) artikolo. Ni kuraĝas respondi: nulan, se ĝin efektivigos Ligo de bankistoj kaj komercistoj . . pardonu: de Nacioj, ĉar ili (la bankistoj kaj komercistoj) estas reformemaj nur se temas pri financaj profitoj por ilia propra poŝo.
Alia ulo el Moskvo.
«Amuza Anguleto»
I.
Plej mirinda mia sorto: Estas mi mallonga vorto; Nur inigu min, kolego, Kaj el longa riverego Vi ricevos kun admiro Nomon de la granda viro.
4967.
II.
iLn kaj nCIOa
4967.
RECENZEJO
Libroj
Psikanalizo kaj Edukado de Pierre Bovet, prof. ĉe la universitato de Genève kaj direktoro de la Instituto J. J. Rousseau. — 4, rue Charles Bonnet, Genève (Svisl.) — 40 paĝoj. Form. 14½×21 cm. — Prezo nemontrita.
La interesa libreto aperis dank’ al la financa subteno de s-ino D. H. Morris el Usono (subteno, kiun ni lab. esp-istoj bedaŭrinde ne ĝuas). Ĝia celo estas, doni al edukistoj profiton el psikanaliza metodo. Tro malamplekse ja estas pritraktita la temo, kelkaj punktoj nur estas tuŝetitaj; tamen la koncizeco, al kiu devigas la eta’ amplekso la aŭtoron, ne malfaciligas la komprenon. Entute la verketo por ĉiu interesulo estas sufiĉe senpene legebla, eĉ por laiko. Plej interesa ŝajnas al mi la lasta parto, kiu pritraktas la aplikojn de analiza psikologio al infanedukado. La valorajn konsilojn tie donatajn bezonas ankaŭ la nepedagogo, ĉiu patro, ĉiu patrino, entute ĉiu, kiu havas rilatojn al infanoj.
Preseraroj bedaŭrinde ne maloftas en la broŝuro. N. B.
Postmorta vivo. Propaganda broŝureto (12 p.) de Oomoto-movado. Eld. Oomoto, Ajabe, Kioto-fu, Japanio.
Alfred Rehtz, Der grüne Stern. Poemaro en germana lingvo. Eld. Kurt Hubricht, Leipzig-Neustadt. 32 pĝ. Form. 12½×17 cm. Prezo nemontrita. Tre lertaj poemoj propagandantaj taŭge esperanton kaj esperantismon (pacifismon).
Gazetoj
Represis el S-ulo: Le Drapeau Rouge, Bruxelles. 19. 8. Elfosado en Samarkand (S. 36), Sächs. Arb. Zeitung, Leipzig, 8. 9., Brit. lab. gvidantoj pri Esp. (S. 31). Berg. Arbeiterstimme, Solingen, 8. 9., Impr. el Sov. Unio (S. 48). A Patria, Loanda, 6. 8., Radio-inf. (div. n-oj).
Represis el S.R.: Prukopnik Svobody, Wien, 15. 9., Sekr. de Danubo (majo). Arbeiter-Stimme, Dresden, 12. 9., La sengambulo (julio). Ki-Ki-Ri-Ki, Loanda, 31. 5., 1. 7., Seksosignoj (feb.).
Pri V. SAT. Kongreso: Ruhr-Echo, Essen, 28. 8. Ostthüringer Tribüne, Gera, 23. 8., Le Drapeau Rouge, Bruxelles, 13. 8., Intern. Presse-Korrespondenz, Wien, Nr. 36. 5. Sept. Prukopnik Svobody, Wien, 15. 9. A. Világ, Targu-Mureš, 22. 8.; Holzarbeiter-Zeitung, Berlin, 12. 9.
Enpresis div. notojn k. art.: Daily Herald, London, 11. 9., pri sukceso de esp. ĉe sindik. kongr., Berg. Arbeiterstimme Solingen, 11. 9., same., Ki-Ki-Ri-Ki, Loanda, 18. 4., art. pri Zamenhof kaj Esp.
Atentigo
Ĉiuj miaj korespondantoj kaj amikoj estas avertataj, ke mi forlasis Rusion kaj tial ne plu skribu al mi. En urĝaj okazoj skribu al: H. Manske, Breite Str. 4, Berlin-Schmargendorf. A. Levandovski, Iniciatinto de ISAB.
PRESEJO: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG (GERMANIO)
N.º 54, 8 de octubre de 1925
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
[BILDO p.1 | 43,4,55,13] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» en la mezo, inter la vortoj «APERAS» kaj «SEMAJNE».
2-a Jaro, N-o 2 (54) APERAS S.A.T. SEMAJNE 8. Oktobro 1925
[BILDO p.1 | 8,12,89,30] Kaplinio de la gazeto: granda ornama literaro «SENNACIULO», super ĝi en arko la devizo «ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO».
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO — SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
Redaktejo: Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz — Gvidanto: Ekzekutiva Komisiono de SAT, 23, rue Boyer, Paris XX — Administranto: R. LERCHNER, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz
REPARACIOJ
La internacia ĉambraro de komerco, kiu antaŭ nelonge renkontiĝis en Bruselo, konsideris la raporton de «Reparaciaj (Ripar-) Pagoj kaj Estonta Internacia Komerco» de sia sub-komitato.
Tiu raporto decidas, ke «Germanio povas produkti sufiĉan kvanton da eksportaĵoj sen malhelpo al sia financa stabileco.» Tiu konkludo bazas sur jenaj konsideroj:
- antaŭmilitaj ciferoj akordas kun la kuranta valuto,
- produkta povo tre pligrandiĝis,
- produkta povo liberiĝas pro la malpliiĝo de la militservo kaj de municia fabrikado,
- la ruiniĝo de la poseda klaso per la forviŝo de la nacia ŝuldo devigis ilin labori kaj
- kapital-amasiĝo povas transformiĝi al eksportaĵoj aŭ al kapitalo por eksporto.
Tiu komitato pensas, ke la postulita reparacio (riparsumo) kompare al la tuta mondkomerco ne estas tiom alta por ŝanceligi ĝin.
La produkto de varoj, kiuj valoras 125 milionojn da sterlingaj funtoj jare, ne estas troa, kompare al la mondeksporto de 5299 mil. funt. sterl. en 1923.
Francio nun proponas plibonigi sian fervojan sistemon kaj akiros siajn feraĵojn de Germanio. Pro tio la anglaj inĝenieroj ne sentos la vigliĝon, sed daŭros esti senlaboraj.
Nun, kiam Germanio apenaŭ povas bilanci sian komercon, angla komerco estas daŭre malvigla. Kio okazos, se Germanio efektive superŝutos tiom da varoj sur la mondo? La «Venkintaj Landoj» eĉ plie suferos pro tio.
Se ni konsultas la ciferojn, ni vidas jenon:
La procento da senlaboruloj
| Britio | Germ. | Britio | Germ. | ||
|---|---|---|---|---|---|
| 1925 jan. | 11,5 | 8,1 | apr. | 11,2 | 4,3 |
| „ feb. | 11,6 | 7,3 | majo | 11,2 | 3,5 |
| „ marto | 11,4 | 5,8 | jun. | 11,2 | — |
Kiel konfirma raporto, la Komitato, kiun la Labora registaro de Anglio starigis lastan jaron por enketi pri la malvigliĝo en angla komerco, nun eldonas sian raporton.
Signife ĝi raportas: «Germanio forvelkis postmilite kiel serioza konkuranto, sed Francio fariĝis pli serioza faktoro en internacia komerco pro sia granda pliigo de minerala riĉaĵo kaj fabrika kapablo, kiu rezultas el ĝiaj teritoriaj ŝanĝoj kune kun la pliboniga pozicio laŭ moderna plano de la ruinigitaj distriktoj, kaj la stimulo kiun donis al ĝi la falo de valuto de la franko.»
La landoj, kiuj ricevos la riparpagojn deziras ilin en tia formo, kiu ne konkurencos kun produktaĵoj de ilia propra lando. Pro tio Germanio elsendos nur tiujn varojn, kiuj bezonas la plej multan laboron por sia kompletigo. Ĉar alie tion, kion Germanio ne produktas, ĝi devos importi, kaj tio ne akordas kun la postuloj de la Dawes-plano.
La raporto proponas, ke la riparpagoj (reparacio) estu varoj — lokomotivoj al Serbio, karbo al Italio, tinkturoj kaj potaso al Anglio kaj Francio, ktp.
Ĝi ankaŭ proponas planon, kiun ĝi nomas «Helpaj Planoj».
Kiel ekzemplo, se Argentino planas konstruon de fervojo aŭ dokoj, parto de ĝi estas provizita de Germanio, kaj la ŝuldatesto estos donita al la brita registaro, kiu siaparte malpliigos sian nacian ŝuldon je la sama grado.
Spite la protestoj de la «junkera» (naciista) ĵurnalaĉaro al Germanio estos permesate, plenumi siajn pagojn, kaj ĝi estos subtenata eĉ en siaj streĉoj pagi la riparsumojn.
[BILDO p.1 | 35,85,62,90] Ornamita kadro kun la alvoko: AGITADU POR SAT!
La Vilaĝanaj Militoj
En jaro 1925 forpasis 400 jaroj de post la tempo de t. n. «Vilaĝanaj Militoj» en Germanio. Dum longaj jarcentoj estis ĝi la plej granda revolucia movado vilaĝana en la historio de Eŭropo, tial hodiaŭ, kiam demando de vilaĝanaj rilatoj al proletara revolucio estas solvenda kaj urĝa, necese estas rememori certajn karakterizajn momentojn de nesukcesinta vilaĝana ribelo.
Same kiel en aliaj eŭropaj landoj en fino de l’ mezepoko sorto de germanaj vilaĝanoj konstante plimalboniĝis. Ĝi estis rezulto de ekonomia revolucio, kaŭzita de transiro de tiama socio de natura mastrumado al la mona. Samtempe pligrandiĝadis potenco de komercista kaj uzurista kapitalo, kiu iĝis eksentebla por ĉiuj sociaj klasoj. Sed regantaj klasoj: princoj, feŭda nobelaro kaj pastraro sukcesis meti tutan pezon de l’ ekspluatado sur la popolon, t. e. plejparte — ĉe la tiamaj kondiĉoj — sur la vilaĝanaron.
Plialtigo de l’ servuto kaj tributoj diversspecaj same monaj kaj naturaj: forpreno de komunaj propraĵoj, komunaj paŝtejoj kaj arbaroj — de sinjoroj, estis tiam kutima okazintaĵo. Ĉio ĉi detruadis bonstaton de vilaĝano. En fino de XV. jarcento lokaj vilaĝanaj ribeloj okazadis unu post la alia.
Sed kondiĉojn por ribelo de l’ tuta germana vilaĝanaro kaŭzis en la unua kvarono de XVI. jarc. renverson nomita la reformacio. La plej potenca tiama organizaĵo ekspluatanta estis en Germanio katolika eklezio, kiu dank’ al tio akiris grandegajn bienojn. Sed tial ĝuste la eklezio malamikigis kontraŭ si ne nur ekspluatitojn, sed ankaŭ konkurintajn kun ĝi ekspluatintojn: princojn kaj nobelaron.
La Reformacio, kies komencon ni kunligas kun apero de ribelinta monaĥo, Martin Luther, kaŭzis pereon de eklezia regado en Germanio, forigante delonge fiksitan ekvilibron de fortoj ĉe mezepoka socio, kies bazo estis eklezio. Post faligo
— página 2 —
2 SENNACIULO
de eklezi-organizaĵo ekaperis grandsignifa demando: kiu ekposedos post eklezio la bienojn. Estis ja klare, ke ĉi-soci-klaso, kiu ekposedos eklezi-bienojn, akiros tian potencon, ke ĝi ekregos Germanion por longa tempo. Unuaj komencis interbatali du regantaj klasoj: nobelaro kaj princoj. Sed faligo de la plej grava potenco, tiama eklezio, stimulis al batalo popolamasojn. Kun vilaĝanaro man’ en mano iris parte etburĝaro kaj malforta tiam — pro foresto de granda industrio – proletaro, en kiu estis jam rimarkeblaj certaj komunistaj tendencoj.
La revolucio eksplodis subite, preskaŭ samtempe en tuta Germanio, komence de printempo 1528. La regantaj klasoj t. e. princoj kaj nobelaro tiam interbatalis furioze por ekposedi eklezian akiraĵon — ĝuste tial ili estis surprizitaj de vilaĝana movado. Vilaĝanoj prezentis 12 postulojn, el kiuj konsistis la programo de ribelo, argumentita de tiama ilia situacio. Krom la postuloj pure agraraj kiel forigo de servuto, malpligrandigo de tributo, redono de forrabitaj paŝtejoj, la plej grava estis por ili afero de l’ eklezia bieno. Tial vilaĝanoj ekpostulis demokratian eklezion, bazitan je elektado de pastraro per komunumo kaj dependo de tiu de popolo.
Komence revoluciuloj venkadis. Feŭduloj ialoke cedis kaj kvazaŭ konsentis je postuloj de vilaĝanoj, atendante okazon revenĝi. Samtempe tamen proksima danĝero kuncementis posedantajn klasojn en unu tuto. Princoj interkonsentiĝis kun nobelaro, katolikoj kun adeptoj de l’ reformo. La ĉefa reformanto, Martin Luther, kontraŭstaris furioze al popolo. Tamen malhelpis ribelon pli ol forto de malamikoj partikularismo de vilaĝanoj. Tiama Germanio estis partigita je vico da etlandoj. Vilaĝanoj de unu distrikto preskaŭ ne interesiĝis pri sorto de siaj najbaroj-fratoj kaj venkinte siajn sinjorojn revenadis hejmen, zorgante pli pri neniu. Same kondutis urbanoj. Malgraŭ penadoj kaj oferoj de eminentaj estroj de l’ movado, kiel Thomas Münzer, aginta en Saksio kaj Turingio, oni ne sukcesis doni al movado unuecan direktadon. Same kiel ĉiam ekspluatantoj forgesinte pri intermalpaco, solidare kontraŭstaris partigitajn fortojn de popolo. Apartaj taĉmentoj estis venkitaj per perfido aŭ forto. La ribelantoj perdis rezultojn de komenca sukceso. Nobelaro ensangigis ribelon. Kune kun vilaĝanoj estis subpremitaj ankaŭ urbetoj, kiuj aliĝis al la movado. La fruktojn de la reformacio kolektis princoj fiksante en Germanio por pli ol 300 j. despotan regadon, likviditan en 1918.
Trad. Halpern, Lublin.
Angla karbindustrio
La Daves-raporto efikas tre malbone kontraŭ la anglaj laboristoj. Ankoraŭ pli ol unu miliono ricevas ŝtatsubvencion kiel senlaboruloj, kaj tiu kvanto estas ĉiama, ĉar la industrio ne povas sorbi ilian laborenergion. La karbindustrio nun havas pli ol 160000 ministojn senlaborajn, kaj minejoj ankoraŭ fermiĝas. Ne estas iu ajn ŝanco redungi ilin, kaj kun siaj familioj, ili sumiĝas je pli ol duona miliono, ŝajne por ĉiam senlaboraj. Laŭ statistikoj oficialaj, en 1914 Britio eksportis pli ol 4 milion-tunojn al Italio. Germanio eksportis malpli ol unu milionon. En 1924 Britio eksportis nur 6 milionojn kaj Germanio elsendis ĝis kvar kaj duono da tunoj, el kiuj tri kaj duono estis «reparacia» karbo. Oni ne devas forgesi, ke oleo konkurencas surŝipe, kaj elektro surfervoje kaj ke la minejoj eluziĝas. Ĉio kune estas malbono por la anglaj ministoj.
3398 Londono
LETERO EL TURKIO
Konstantinoplo, 11. septembro 1925
Monaĥejoj kaj maŭzoleoj estas fermitaj. — En antaŭa letero mi aludis je la privestaĵa revolucio, nun okazanta en Turkio. Se nur temus pri ŝanĝo en la vestmaniero, la fakto menciinda ne estus. Sed revolucio efektive okazas en la moroj. La jarcentara religia tradicio disrompiĝas. La nuna Registaro ne nur ne timas ataki la antikvan vestmanieron, sed ankaŭ la plej tipajn reprezentantojn de l’ religio.
Per dekreto, datumita je la 2. septembro 1925, la ministraro decidis fermi la monaĥejojn kaj maŭzoleojn, kiujn de jarcentoj la popolo kutimas konsideri kiel sanktaĵojn. Mi faru kelkajn citojn el tiu historia dokumento:
«1. — Ĉiuj monaĥejoj troviĝantaj en Turkio . . . estu fermotaj . . .»
«2. — Ne plu ekzistu ia ajn ‘Kongregacio’ en la Respubliko, nek ŝeikoj, nek derviŝoj, nek aliaj adeptoj, havantaj religian karakteron . . .»
«4. — La konstruaĵoj fermotaj estu eventuale transformotaj en lernejojn, se ili taŭgas por tio . . .»
Tiuj eltiraĵoj sufiĉas por montri, ke la turkaj gvidantoj celas funde ekstermi la malnovegan tradicion religian. Oni tamen ne konkludu el tio, ke de nun ĉiuj direprezentantoj ne plu havas laŭleĝan ekziston. La nuna spiritostato ne ebligas pli profundan elradikigon. Restas ja la nemonaĥaj pastroj, kiuj diservas en la moskeoj.
* * *
La derviŝoj. — Ekzistis diversspecaj: la turniĝantaj, la dancantaj, la kriegantaj kaj aliaj. Mi havis la bonŝancon alveni antaŭ ol la dekreto malpermesis la laŭleĝan ekziston de tiuj monaĥoj. Mi do povis proprokule vidi kiel ili kultas al sia dio. Kaj mi pensas, ke eble interesos la legantaron mallonga skizo pri tio, kion mi vidis. Mi nur kopiu el mia notlibro.
Vendrede 28. aŭgusto 1925 Ĉe la turniĝantaj derviŝoj.
La diservo okazas je la tria posttagmeze. Kaduka domo kun ligna eksteraĵo mizeraspekta. Ĉirkaŭ la korto en malgrandaj ĉambroj estas videblaj tra la vitraĵoj tomboj de monaĥoj. Oni povas eniri la diservejon, ne demetinte la ŝuojn, kiel faros la kreduloj. Sed la vizitantoj restas en la antaŭaĵo. Virinoj ankaŭ vizitas. La turniĝejo estas oklatera, eble sep paŝojn larĝa. En la malantaŭaĵo kaŭras maljuna derviŝo blankbarba kun blanketaj turbano kaj sutano. Same kaŭras dekstre 12 derviŝoj, maljunaj, mezaĝaj, junaj. Maldekstre kaŭras ankaŭ unu maljunulo kaj du knaboj. Ĉiuj estas kapvestitaj per alta vesto el griza felto konusforma, senranda. Ĉe la galerio estas kantistoj kaj muzikistoj. Ĉu vere ili kantas? Strangaj bruoj, kvazaŭ miaŭado, lamentado. Ankaŭ stranga la muziko: mi havas la impreson, ke knaboj ludas, blovante inter la foliojn de fermita libro. Tamburetbruoj. Post kelka tempo, la derviŝoj batas la plankon per la kapo, poste stariĝas. Ili komencas rondiradi envice. Kiam la unua alvenas antaŭ la blankete vestita derviŝo (kredeble la estro) li duonturniĝas sur la kalkanoj tiamaniere, ke li frontas la postiranton; tiam ambaŭ riverencas. La unua faras denove duonturniĝon kaj daŭrigas rondiradi. Poste la dua faras kiel faris la unua kaj ĉiuj sinsekve same riverencas duope antaŭ la estro. Tiele ili faras tri rondirojn. Poste ili daŭrigas rondiri, sed nur salutante kaj kisante laŭvice la manon de la estro. Fine ili komencas turniĝadi per la nudaj piedoj kiel faras turbo.
Komence ili kruce havas la brakojn sur brusto, la manojn sur la ŝultroj. Iom post iom la manoj glitas kaj, kvazaŭ birdo, etendiĝanta siajn flugilojn, la brakoj etendiĝas. La dekstra manplato estas turnita al la plafono, la maldekstra al la planko. La pozicio de la brakoj iel pensigas pri aeroplana helico. La kapo kliniĝas. La turniĝado fariĝas pli kaj pli rapida; la larĝa vestaĵo ampleksiĝas kaj fariĝas ombrelforma. La turniĝado daŭras eble 10 minutojn. Paŭzo. Ĉiuj ŝvitas. Nu, ili rekomencas rondiradi kaj saluti la estron. Denova furioza turniĝado. La samo okazas tri fojojn. Kelkminuta predikado de unu derviŝo, (kiu ne turniĝadis) kaj fine la estro (li ankaŭ ne turniĝadis) faras mallongan preĝon, kiun ĉiuj partoprenas.
Ne ĉiuj same rapide turniĝadis. Estis kelkaj maljunuloj, kiuj nur kvazaŭ skizis turniĝadon. Sed kelkiuj turniĝadis kiel veraj aŭtomatoj, kun fervoro, kiu certe najbaras frenezecon.
Por la kredulo tiu kulto havas kompreneble sencon. Jen la klarigo, kiun oni donis al mi: En la universo ĉio turniĝadas, ekz. la Tero, la astroj ktp. Nu, se Allah konstruis la mondon laŭ tiu turniĝsistemo, tio signifas, ke li ŝatas la turniĝadon. Sekve, nenio pli povas plaĉi al dio ol la turniĝado . . .
Vere, tiu opinio ne estas pli malsaĝa ol similaj, kiujn havas la plej diversspecaj kreduloj. Vidante tiun spektaklon, mi nur bedaŭris, ke tiom da homa energio estas elspezata por senutila celo. Kaj eble la tuta malbono en la mondo devenas el tio, ke la homoj faras tro ofte senutilan, eĉ malutilan laboron . . .
* * *
— página 3 —
SENNACIULO 3
En Skutari (parto de Konstantinoplo, kiu troviĝas sur la azia bordo) mi ankaŭ ĉeestis diservon de kriegantaj derviŝoj. Mi ne priskribos ĝin. Tiu letero estas jam sufiĉe longa, kaj temas ne misuzi la paĝojn de nia gazeto. Mi nur diru, ke la kulto de tiuj derviŝoj estas ankoraŭ pli stranga, pli burleska ol tiu de la turniĝantoj. Ĝi baziĝas sur la jena paragrafeto de la Korano: «Kiuj ne kapablas lerni entute la Sanktan Libron, tiuj lernu nur la unuan paragrafeton: Je la nomo de Allah, pardonema kaj kompatema. Ĉu tio estas ankoraŭ tro? nur la vorton Allah. Ĉu ankoraŭ tro? nur la unuan silabon.»
Tial dum la tuta diservo oni aŭdas jenajn raŭkajn sonojn: Ala hu! aŭ simple hu! kaj tio daŭras eble du horojn kun kelkaj paŭzoj. Mi havis preskaŭ la impreson esti en bestmontrejo, kies gastoj malsatas . . .
Tiuj derviŝoj kaj aliaj ne plu havas laŭleĝan ekzistorajton en Turkio. Eble la turistoj bedaŭros tion. Sed ĉiuj saĝaj homoj povas nur aprobi la turkan registaron, kiu kuraĝis kontraŭstari al tiu religia fanatikeco.
E. Lanty
Kiel Ligo por defendo de hom-rajtoj „studis» Polion
Vic-prezidanto de «Ligo por defendo de hom-rajtoj», fama profesoro-historiisto, ĵurnalisto de radikala preso, s-ro A. Olar, antaŭnelonge estis vizitinta Varsovion. Antaŭ unu jaro, post kiam aperis publika protesto de francaj eminentuloj, inkluzive s-ron A. Olar, kontraŭ blanka teroro en Polio, li publike deklaris pri nuligendo de sia subskribo, ĉar la lasta aperis sur la protesto nur pro tio, ke li estis «malbone informita.» Do oni povis supozi, ke s-ro Olar, veninte proprapersone en Varsovion, deziros ricevi la plej fidindajn informojn pri reĝimo de polaj malliberejoj, pri la rilato de ties administrantoj al politikaj izolitoj, entute ricevi, laŭ propraj impresoj kaj atestoj, la respondon por demando: ĉu ekzistas en Polio blanka teroro?
Tiucele, por faciligi al fama profesoro kaj pacifisto la studadon pri tiu ĉi demando, lin vizitis korespondanto de rusa ĵurnalo «Centraj Informoj», kiel reprezentanto de polaj liberpensuloj. Inter ili dum intervjuo okazis jena dialogo. — Laŭ ĵurnalaj komunikoj mi kredas ke vi interesiĝas pri organizaj proprecoj de polaj malliberejoj? Ĉu vi intencas viziti la karcerojn? — Bedaŭrinde, mi ne havas tempon por tio ĉi, — respondis s-ro Olar.
– La policistoj laŭsisteme kaj kun ekstrema krueleco, torturadas la enkarcerigitojn. Se vi interparolus kun la malliberigitoj, kies nomojn mi diros al vi, vi ekscius multajn interesaĵojn. Vi renkontus en karceroj multajn gejunulojn, kiuj estas kondamnitaj por 5-, 6- kaj eĉ 10-jara malliberigado pro tiaj krimetoj, kiel ekz. donaco de komunisma literaturo, disgluado de propagandaj afiŝoj ktp.
Mi jam diris al vi, ke mi ne havos tempon por tiuj aferoj, — iom malpacience kaj malkontente respondis s-ro Olar.
Tamen vi povus noti kelkajn faktojn kaj nomojn.
Pardonu min, — interrompis s-ro Olar sian intervjuanton rigardante la poŝhorloĝon, — mi estas treege okupita.
– Do, mi lasos al vi kelkajn memornotojn . . .
— Tio ĉi estas nebezonata. Tie ĉi ekzistas pola ligo por defendo de hom-rajtoj. Kial vi ne havigos tiujn ĉi dokumentojn al ĝi?
— Ĉar polaj liganoj estas bone informitaj pri tiu ĉi demando, sed ili tute ignoras la demandon pri malbona stato de politikaj enkarcerigitoj.
— Rakontu al mi prefere pri la religia demando en Polio, — diris profesoro, dezirante ŝanĝi la temon de l’ intervjuo.
Aŭskultante pri la religio, s-ro Olar preskaŭ forgesis ke li estas treege okupita. Post iom da tempo, kiam li ŝajnis esti daŭrigonta la intervjuon, lia intervjuanto refoje ekparolis pri politikaj malliberuloj. Tiam s-ro Olar leviĝis kaj, komprenigante ke l’ interparolo estas finita, li diris:
— Jen estas mia adreso en Parizo. Estu afabla sendi al mi detalajn informojn pri diversaj religiaj sektoj kaj liberpensulaj grupoj.
Ni kredas, ke ĉiuj komentoj estus superfluaj. La citita fragmento el korespondaĵo por rusa ĵurnalo per si mem sufiĉe karakterizas «toleremon» de burĝaj radikaloj kaj la valoron de ties «radikalismo».
N. Krassovski.
LA MASO MOVIĜAS
Jen aktuala anonco en «Daily Herald» (11. 9. 25): «La Oficiala Lingvo de Laboro. La Sindikata Kongreso en Scarbourough hieraŭ akceptis rezolucion de la Amalgamated Engineering Union, kiu instruis (instrukciis) la Ĝeneralan Konsilantaron adopti (akcepti) Esperanton kiel la Oficialan Internacian Lingvon.» —
Oni ne forgesu, ke 4 1/2 milionoj da laboristoj estis reprezentataj en tiu kongreso, ke ĉiu ĉefulo el la brita sindikataro ĉeestis tie, kaj ke Britio estas lando de izoleco kaj la hejmlando de «internacie jam triumfinta» angla lingvo. La plena teksto de la rezolucio estas: «Ke tiu ĉi kongreso instrukcias la Ĝeneralan Konsilantaron (Agad-Komitato de Brita Sindikataro), akcepti esp-on kiel oficialan internacian lingvon kaj insisti ke ĝi estu inter la lecionaro de ĉiu edukad-organizaĵo, kiu havas rilaton kun la brita sindikataro.» La kongreso unuanime akceptis la rezolucion de J. T. Brownlie (prezidanto de la AEU.).
[BILDO p.3 | 35,35,49,56] Portreta foto de viro profile, kun blanka hararo, en jako kaj kravato. Subskribo: «HAMILTON FYFE, Redaktoro de «Daily Herald»».
Kiel tiu rezulto efektiviĝis? Ĉefparte pro la senĉesa propagando de BLES (Brita Ligo de Esp. Socialistoj), kiu disdonis folietojn, broŝurojn ktp., kaj kies anoj ĉiam kaj ĉie parolis kaj skribis presraportojn pri la afero. Multe helpis nia broŝuro «Esperanto kaj Laboro», la lecionoj, kiuj aperis en kvar sindikat-ĵurnaloj, la manifesto subskribita de laboristestroj (S-ulo n-o 31) kaj plejparte la notoj en esp., kiuj aperis du-trifoje semajne en «Daily Herald». En tiu laboro SAT-anoj plej forte laboris. Kuraĝigite ili nun plue daŭrigos. Jen iuj el la lastaj sukcesoj: E. Thurtle (Parlamentano laborista) decidis eklerni la lingvon; la Sekr. de Meblarist-Asocio, k-do Alex Gossip jam eklernis esp-on kaj aniĝas al kurso; la Laborist-Kolegiaro (N.C.L.C.) starigis esp. korespond-kurson.
Kiel ni utiligos la rezulton? BLES intencas sendi specialan artikolon al ĉiu sindikat-ĵurnalo, proponanta kursojn, kunvenojn ktp. Ofte rezolucio kuŝas forgesita en breto de la sindikataro, sed BLES tiuokaze intervjuos la anojn de la nova Ĝenerala Konsilantaro. Jam multaj el ili favoris esp-on kaj espereble ili influos la IFTU agi simile al k-do Nathans en la I.T.F. Sed tiu propono ne sukcesos sen helpo de SAT-anoj ĉiulandaj. Disvastigu la informon pri la supra decido. Enkonduku similan proponon en tagordon de via sindikato aŭ partio. Petu per via sindikato, ke la IFTU kaj aliaj internacioj 1) korespondu per esp. 2) enpresu notojn en la oficiala ĵurnalo en kaj pri esp. 3) uzu esp-on en ĉiuj internaciaj kunvenoj kaj vizitoj.
La fluanta tajdo estas nun ĉe ni.
M. Starr.
TRA LA KLASBATALO
Jam pli ol unu monaton en Usono regas granda minlaborista striko en la antracitminejoj, kiu montras tendencon al plilarĝiĝo. Per importo de Ruhr-karbo kaj angla karbo la minkapitalistoj volas rompi la strikon.
K-do Rakoŝi, iama hungara popolkomisaro, estas arestita en Budapest kaj estas esplor-ekzamenata post teruregaj turmentoj. Oni atendas mortkondamnon en lia proceso.
En Herren (Illinois, Usono) okazis minkatastrofo, en kiu perdis tri ministoj sian vivon kaj pluraj estis grave difektitaj.
— página 4 —
4 SENNACIULO
Kun la germana delegacio laborista al Sovetlando!
(Daŭrigo¹)
Dum la vizito de Putilova uzino okazis malgranda epizodo, kiun mi ne volas forgesi mencii al niaj legantoj. Mi jam informis la k-dojn, ke k-do Podkaminer helpis al mi per tio, ke li estis dum nia tuta restado en Leningrad tradukinto speciale por mi. Unue oni rigardis lin flanke de la diversaj oficialuloj tre dubeme; unu el ili, tradukanto, eĉ asertis, ke esperanta lingvo estas sensencaĵo, pli bone estas lerni anglan lingvon. Malgraŭ niaj kontraŭdiroj li ne lasis sin konvinki, spite lia nescio de Esperanto. Nun ankaŭ alia rusa k-do, kiu ludas gravan rolon en la sindikatmovado de Leningrad, klarigis en la mateno al ni, ke ĉiu vera revoluciulo devos lerni la — rusan lingvon, ĉar ĉio kio estas rusa, ankaŭ estas revolucia. Vi povas mem imagi ke ni ambaŭ, k-do Podkaminer kaj mi, indulge ridetis pri tia opinio. Sed kiam estis vespero, la sama k-do deklaris al ni, ke Esperanto do estas bonega komprenigilo, kaj li petis de ni informojn, kie kaj kiam li povos lerni tiun-ĉi lingvon. La ŝanĝon kaŭzis jena okazintaĵo. Mi estis membro de la industria grupo, kaj pro tio ni havis interdiskuton kun la ruĝa direktoro. Tiu klarigis al ni la kreskon de Putilova fabriko kaj ankaŭ informis nin pri la procenta parto de la impostoj, kiuj devas esti pagataj al la ŝtato. Nun ĉi-tie evidentiĝis, ke la oficialaj tradukantoj ne kapablas klarigi precize la skemon, laŭ kiu la impostoj estas kalkulataj. Oni nur povis diri, ke el la tutaj produktaĵkostoj 48 % sumiĝas je la impostoj. Nature ĉiu el la delegacio miris pri tio, kaj poste oni ege pridiskutis tiun-ĉi punkton. Al la rusaj k-doj tio estis malagrabla, ĉar estiĝis el tio ega malkompreno. Ĉi-tie k-do Podkaminer helpis per ankoraŭfoja demando, kaj poste li esperantigis ĉion al mi kaj mi tradukis germanen ĉion, kaj la diferencpunkto estis for. Ĉiuj rusaj k-doj ekspiris, kaj la jam menciita k-do deklaras Esperanton bona kaj lerninda lingvo.
La vizito de la laborejoj de Putilov donis al ni la unuan ekzemplon pri ekonomia kapableco de la rusoj. Memkompreneble tio ne sufiĉas al ni, kaj la alian tagon ni interdividis nin en dekunu grupojn, celante la studadon de pluaj uzinoj. Ankaŭ ĉi tie memoriginda travivaĵo, kiu montris, ke inter la oficialuloj ŝanĝiĝis la prijuĝo de Esperanto. La grupo destinita viziti elektran fabrikon ne konsentis kun la tradukanto, ĉar li ne sufiĉe posedas germanan lingvon. Hazarde ni sidis malantaŭ la plendantaj k-doj kaj oni pensis, ke mi kaj k-do Podkaminer apartenis al tiu-ĉi grupo, oni nome respondis la plendojn per tio, ke ja tre bona esperanta tradukanto kuniros kaj tiu-ĉi povos do helpi. Estis ja tre laŭdinde, sed ni ambaŭ intencis inspekti la ĉefmetiejojn de la nordrusa fervojo. Ĉar mi kaj alia k-do estis fervojistoj, ni flanke de la fervojistoj estis petataj veni kaj ekzameni la staton de la fabriko. Ni volonte akceptis kaj pasigis du tagojn per vizitado. Entute ni devas konstati, ke la uzino ja ne apartenis al la plej modernaj en teknika rilato, sed tamen ni ne povis nei, ke estis rimarkebla, forta akcelado al plibonigo kaj pliintensigo de la produktado. La laboristoj fieris pri sia propra laborejo, kaj ili tre atente aŭskultis, kion ni rakontis pri germanaj situacioj, speciale de la fervojistoj. Fine de nia interesa, ekzamena rondiro, malgranda mitingo estis aranĝita, kie ni salutis kaj estis salutataj reciproke. Ankaŭ ĉi tie la manko de bona tradukanto por germana lingvo. K-do Podkaminer tre volonte kaj ĝoje laŭte esperantigis ĉion kaj estis ankaŭ tre bela oratoro. Okaze de nia veno oni dediĉis al ni du poemojn, kiujn poste k-do Nekrasov bonvole tradukis esperantlingven. Eble la redakcio de nia S-ulo¹) enpresigas unu aŭ la alian, por ke ankaŭ la aliaj k-doj sciiĝu kiel laboristoj pensas en Ruslando.
Vespere mi tre agrable pasigis la tempon. Specialan vesperon la Leningradaj k-doj esperantistaj aranĝis ĉe k-do Piĉaĉi. Tiu, antaŭe estinte juristo, laboras hodiaŭ en kooperacio. En lia loĝejo ĉirkaŭ la oka diversaj k-doj kolektiĝis kaj serenaj kaj seriozaj paroladoj estis interŝanĝataj. Sekvis ankaŭ la disdonado de teo el la famkonata en Ruslando temaŝino, el la samovaro. Poste ni en apuda ĉambro aŭskultis muzikludojn, prezentitajn de la ĉiopovanta k-do Podkaminer. K-do Piĉaĉi per bela voĉo aŭdigis kelkajn esperantajn kaj rusajn kantojn, k-dino Bregman ravis nin per dramaj recitaĵoj. Ĉiu, ankaŭ mi, kunhelpis, agrabligi kaj beligi la renkonton. Malfrue, je la dekdua, ni disiĝis; kaj mi restis ĉe k-do Piĉaĉi por dormi ĉe li.
Vere, mi miris, ke ĉiu k-do, preskaŭ sen escepto, tiel flue estras la lingvon; ŝajnas al mi ke la idealismo pli instigis kaj ankoraŭ instigas ilin, disvastigi la lingvon inter laboristaj rondoj. La kunveno klare elmontris kamaradecan interrilaton, kiu estas certe ankaŭ bona instigilo kunveni regule.
La lasta tago de nia delegacia restado estis dimanĉo. Ni estis liberaj, kaj mi uzis la tempon kune kun Podkaminer fari rondiron tra la urbo. Dum la promenado mi demandis mian k-don, kio fariĝis el la multaj preĝejoj. «El la preĝejoj? Ho, tio hodiaŭ estas propraĵo de la ŝtato, kaj kiam la popo deziras aranĝi diservon, li devas prunti por alta prezo preĝejon por uzado. Ĉar la enspezoj de la popoj ne plu estas tiom altaj ol antaŭe, ili nur povis prunti la malgrandajn didomojn. La plej multaj ne plu estas bezonataj, sed pro ilia valoro kiel artplenaj konstruaĵoj fondiĝis societo por konservi la monumentajn preĝejojn».
Finante nian interparoladon, ni devis elvagonigi nin el la tramo, ĉar ni intencis surgrimpi la faman preĝejon, kiu en la konstruaĵo ege similas la katedralon de Sankto Petro en Romo. Ni pagis nian enirprezon kaj komencis suriri la sennombrajn ŝtupojn.
Estis sufiĉe ŝvitplena laboro, kaj ankaŭ mia kapo povis atesti, ke la preĝejo estis konstruita per tre malmolaj ŝtonoj. Fine post dudek minutoj de malfacila suprenirado ni ree ekvidis la lumon de la suno. Ni suriris en cent metroj da alteco rondan balkonon. Tre malalte Leningrad etendiĝis ĝis la marbordo, kaj sude la vastaj ebenaĵoj de Ruslando videbliĝis. La bronza kupolo brilis en la sunradioj, la tegmentoj de la domoj viciĝis unu al la alia, montrante ankaŭ, ke je la domoj la difektaĵoj estis forigitaj. Vere dimanĉa trankvilo kuŝis super Leningrad kaj peris al ni senfine belan rondvidon.
Hejmenirante al la hotelo, mi antaŭ la pordoj vidis alian k-don de nia delegacio, kiu samkiel mi estis esperantisto. Sed ho ve! Milicano staris apud li «Espereble li ne estas arestita de la polico», tra mia cerbo flugis la penso. Agrable mi estis surprizita, kiam mi renkontis en la milicano alian tre fervoran esperantistan k-don de Leningrada grupo. Li estis en la urbo por studadi kaj ne preterlasis la okazon konatiĝi kun ni germanaj laboristaj esperantistoj. Post pli longa ideinterŝanĝo ni adiaŭis amikece, ne sen akcento ke ni plu volu labori por esperanto, ke esperanto baldaŭ fariĝu la internacia interkomprenigilo de tutmonda proletaro.
Tiamaniere nia unua restado en Leningrado finiĝis. La saman tagon ni preparis nin por forveturo al Moskvo. Vespere je la naŭa horo ni trame veturis al la Moskva stacidomo. Antaŭe kaj sur la perono interne proleta amaso premis sin por transdoni al ni siajn plej fratajn salutojn por la vojaĝo tra Sovetio. Ĉi-tie ankaŭ mi lastfoje premis la manojn de miaj karaj k-doj esperantistoj, kaj nome de la Leningrada grupo oni donacis al mi insignon de Sovetlanda Esperanta Unuiĝo. Ties verda stelo sur blanka kampo alvokis pli malfrue la ĉiulokajn esperantistajn laboristojn.
Ankoraŭfoje plej lastaj manpremoj, kaj dum la sonoj de la «Internacionalo» la vagonaro ekmoviĝis el la halo. Tra la antaŭurbaj partoj de Leningrad la vagonaro rapidis suden. La delegacio, 58 k-doj, okupis du vagonojn, speciale preparitajn por ĝi. Hodiaŭ post mia longa vojaĝo mi nun komprenas, kial estas pli agrable veturi sur rusaj fervojoj. Unue estas rimarkinde, ke ekzistas nur du klasoj: ligna kaj rembura. La prezo por la dua estas la duobla kiel por la ligna vagono. Eĉ alia fakto nekonata en nia lando: Ju pli oni veturas, despli malmultekosta estas la veturado.
La vagonoj mem estas pli larĝaj ol la germanaj, ankaŭ ĉiu vagono povas esti transformita en dormvagonon. Ne necesas
vidu n-o 52.
En S. R. sept. n-o aperis unu el la poemoj. Red.
— página 5 —
pagi specialan prezon por ĝi. — Dum ni elrigardis el la fenestroj, servemaj spiritoj preparis liton sur la benkoj. Daŭris ne tre longe, kaj komuna ronkado sonis tra la vagono, miksis sin kun la krakado de la radoj sur la reloj. Horo post horo sekvis, kaj ĉirkaŭ la dekunua horo ni ekvidis malproksime la turojn de la sennombraj preĝejoj de la rusa metropolo. La rapideco de la vagonaro malpliiĝis, kaj post malmultaj minutoj la celo estis atingita. Ree muziko trafis niajn orelojn, dum ni eliris la vagonaron. Multmilaj voĉoj unike salutis nin; fotografoj kaj gazetraportantoj sieĝis nin de ĉiuj flankoj.
(Daŭrigota.)
W. Bennewitz (2378)
25 jaroj de konsumkooperativa movado en Finnlando
La 1. de septembro ĉi-jare estis pasintaj 25 jaroj de la fondo de unua konsumkooperativo en Finnlando starigita sur la principoj de Roĉdalaj honestaj pioniroj. Ĉar multajn legantojn de S-ulo verŝajne interesas kooperativa movado, mi volas jen doni skizeton, ĉefe pri laboristaj konsumkooperativoj, dum unua kvarona jarcento.
Unua epoko
Kiel en Anglujo — la patrujo de kooperativa ideo —, tiel ankaŭ en Finnlando la unuan konsumkooperativon fondis tekslaboristoj. Tio okazis en Tampere — la plej rimarkinda industria urbo de Finnlando — en la jaro 1900. Jam de komenco la konsumkooperativoj havis simpation de laborista klaso. La temo pri internaj rilatoj de konsumkooperativa kaj laborista movado estis pritraktataj en multaj ligkunvenoj de socialdemokrata partio. En faritaj rezolucioj oni alte taksas socie grandan signifon de konsumkooperativoj por la liberigo de laborista klaso. Kaj en ili oni admonas laboristojn aliĝi al kooperativoj, kie tiaj jam ekzistas. Estas rimarkinde, ke en la rondo de plej malriĉaj popolgrupoj la konsumkooperativoj de ĉiam havas siajn plej fidelajn subtenantojn. Kaj se ni rigardas al statistiko, ni vidas, ke salajrolaboristoj kaj aliaj en socia rilato kompareblaj popolgrupetoj formas plej grandan parton (ĉ. 70%) el tuta anaro de konsumkooperativoj.
La nombro de konsumantoj aliĝintaj al kooperativoj estas nun ĉirkaŭ 380 000 personoj. Se ni kalkulas, ke ĉiu ano reprezentas 4 personan familion, ni havas en Finnlando jam hodiaŭ 1 520 000 kooperative organiziĝintajn konsumantojn, t. e. ĉirkaŭ 50 % el la loĝantaro de la lando.
En la jaro 1905, je la iniciativo de laboristaj konsumkooperativoj oni fondis pograndan kooperativon: «Suomen Osuuskauppojen Keskuskunta», (mallongigite S. O. K. = Centra pogranda kooperativo) kaj tri jarojn poste centran asocion, kies taskoj fariĝis ĉefe konsilado al kooperativoj kaj publikigo de gazetoj.
Disiĝo
En Finnlando jam tre frue ankaŭ terkulturistoj (posedantaj klasoj) aliĝis al konsumkooperativoj. Estas kompreneble, ke inter anaro, kiu konsistis el du tute kontraŭaj klasoj, naskiĝis opiniaj diferencoj pri la principoj kaj socia signifo de konsumkooperativa movado. Ĉi tiu opinia diferenceco kaŭzis formiĝon de du kategorioj: «konservativuloj» (sin nomantaj «neŭtraluloj») kaj «progresemuloj», laŭ kiuj ankaŭ oni komencis nomi kooperativojn. La kategorio de konservativaj kooperativoj estis pli granda je nombra rilato de kooperativoj, kiam progresemaj kooperativoj, kvankam pli malmultaj, reprezentis pli grandan nombron da anoj. Sed ĉar en la kunvenoj de centraj organizajoj regis tia voĉdonsistemo, ke ĉiu al ili aliĝinta kooperativo havis unu voĉon, konservativaj kooperativoj povis elekti — kaj tion ili faris — nur siajn proprajn reprezentantojn en la administrajn organojn de centraj organizajoj. Ĉar progresemaj kooperativoj ne povis havi eĉ rilatan reprezentadon en la centraj organoj, kaj ilia propono pri voĉdonreformo, bazota sur la nombro de anaro, ne estis aprobita, ili trovis pli bone disiĝi, ol resti subpremitaj sub la gvidado de malplimulto. Ĉar en tia situacio la paca kaj fruktoporta kunlaborado daŭre ne estus ebla.
Fondo de novaj centraj organizajoj
Estas kompreneble, ke la disiĝintaj kooperativoj ne povis resti sen interligantaj centraj organizajoj. Jam en sama jaro 1916, kiam okazis la disiĝo, fondiĝis nova centra asocio: kulutusosunskuntien keskusliitto (mallongigite K. K. = Centra asocio de konsumkooperativoj). En la fino de la jaro 1917 la nombro de kooperativoj al ĝi aliĝintaj estis 166 kaj anaro en ili 131 673 personoj, spezo 184,5 milionoj da finnaj markoj (= fmk.). Sed civitana milito en la jaro 1918 kaŭzis gravajn ekonomiajn malprofitojn al laboristaj konsumkooperativoj. Sed plej peze trafis ilin arbitra agado de S. O. K. Konservativuloj komencis pro la admonoj de S. O. K. okupadi laboristajn kooperativojn. La laboristaj anoj timante perforton ne kuraĝis partopreni al kunvenoj de siaj kooperativoj. Tial konservativuloj sukcesis en sia malrespekteco kaŭzi eksiĝon de multaj kooperativoj el K. K. Sekve la nombro de kooperativoj — anoj aliĝintaj al K. K. falis ĝis 87 en la jaro 1918. Konservativuloj direktis sian perforton ankaŭ en la anaron de lokaj kooperativoj S. O. K. en siaj cirkuleroj, kiujn ĝi dissendis admonis eksigi el ĉiuj kooperativoj la «progresemajn» elementojn. Sekvante ĉi tiun konsilon la konservativuloj eksigis grandajn partojn de laboristaj anoj (bela neŭtraleco). Perforte la konservativuloj volis tute detrui progreseman kooperativan movadon. Tio estis tamen laboro superforta. Je la iniciativo de K. K. oni povis baldaŭ mobilizi kooperativulojn kontraŭ perforta agado de S. O. K. La fermitaj kooperativoj malfermiĝis, kaj agado iom post iom komencis ĉie funkcii.
K. K. havas nun kiel anojn 110 kooperativojn, 1 pograndan vendejon, 1 brul- kaj 1 vivasekuran institucion. Ĝi faras tre vastan klerigan laboron per siaj paroladistoj kaj presajoj. Ĝi eldonas jenajn gazetojn: Kuluttajain Lehti (= jurnalo de konsumantoj) kaj svedlingvan «Konsumentbladet», kiuj aperas semajne. Por la estraranoj de kooperativoj aperas speciala gazeto: Osuusliike (= kooperativo), same por la gelaborantoj en la kooperativoj: Työtoveri (= Laborkunulo) kiuj ambaŭ aperas dumonate. Ĉi-tiuj 4 jurnaloj aperas je ĉirkaŭ 90 000 ekzempleroj. Plue ĝi subtenas leteran kurson kaj 3-monatan kurson (buŝan) por la funkciantoj de kooperativoj.
V. Salonen. (Finota).
Civilizacio
Multon oni povus skribi pri tiu temo. Sed fakto estas, ke civilizaciano ne estu sovaĝulo. Eŭropo estas la plej civilizita terparto; ĉu eble pro tio okazis la 4 jara hombuĉado? Sed ankoraŭ nun la eŭropanoj pruvas ke ili estas tute indaj «civilizacianoj». Do, ni volas montri tion per faktoj.
Vipita, perfortita kaj bruligita
IRH — Alvenis letero de k-do el Rumanio, kiu jam en la jaro 1919, okaze de la Chotin-a ribelo, sidis en la malliberejo. Oni nun denove kulpigas tiun k-don ke li partoprenis la ribelon en Tatar Bunar. Li detale priskribas la kruelan agon de vengo, kiu okazis en sia naska vilaĝo. La k-do skribas: «Kelkajn kilometrojn malproksime de nia loko, en la vilaĝo Dinaŭz, pro iuj kaŭzoj la vilaĝanoj ne kontentigis la ĝendarmojn. Iun tagon venis punekspedicio al la vilaĝo por venĝi sin je la vilaĝanoj. La gvidanta oficiro kaj lia bando intermiksis la vilaĝon Dinaŭz kun la vilaĝo Danzkouz. Alveninte en Danzkouz la ordonanto de la bando kunvokis la vilaĝanojn kaj vipis per vergo 85 homojn antaŭ la okuloj de ĉiuj ĉeestantoj. Kiam la oficiro sciiĝis ke li erare estis en Danzkouz li rapidis kun sia bando al la vilaĝo Dinaŭz kaj vipigis tie 285 vilaĝanojn. En la arbaro de Serout kaŝis sin 50 virinoj kun infanoj el la ĉirkaŭaj vilaĝoj en la domo de la arbargardisto. Tion sciiĝis la agentoj de la «Siguranza» kaj ankaŭ tien sendis punekspedicion. Ĉiujn virinojn la oficiroj kaj agentoj de la Siguranza perfortis kaj poste ili bruligis la domon.
Juĝas mortigistoj kaj turmentistoj
IRH — Dum la daŭro de la proceso kontraŭ la 500 Tatar-Bunar-aj vilaĝanoj ĉiam denove la akuzitoj plendis pri terurajoj, kiujn ili devis toleri dum la esplora aresto kaj dum la proceso mem. Kiam la prezidanto deklaris ke li nenion scias pri tio, starigis sin la akuzito Rafailovicz kaj vokis: «La sinjoro superleŭtenanto je via maldekstro hieraŭ nokte venis mem en mian ĉelon kaj batis min per lignomartelo sur la kapo kaj en la vizaĝo. Opiniita estis la fama superleŭtenanto Murarescu, la mortiginto de 30 ukrainaj kamparanoj. La prezidanto kvitancis la akuzon de
— página 6 —
Rafailowicz per la ordono, lin katenigi dum 30 tagoj. La punĉenoj estas 20 kg pezaj kugloĉenoj.
Kruelajoj de la polia turmentĉambro Amasarestoj en la okcidenta Blankrusio
IRH — El la okcidenta Blankrusio venas sciigoj pri novaj amasarestoj kaj pri bestecaj traktadoj de la malliberigitoj.
En la distrikto Belostok oni en la lasta tempo denove jetis pli ol 700 personojn en la malliberejon. Oni venis por aresti la filon aŭ filinon kaj arestis la gepatrojn se la koncernaj personoj ne troviĝis hejme. La arestitojn oni katenis en ĉenojn kaj transportis ilin al Belsk. En Belsk ĉiuj malliberigitoj venas en la iaman malsanulejon. Oni venigas ilin aparte en la banĉambron kaj senvestigas ilin, poste la agentoj de la «Defensivo» kaj de la policistaro kruele traktas la malfeliĉulojn. Oni katenas iliajn manojn kaj piedojn kaj ligas ilin, poste oni jetis ilin kontraŭ la muron. De tempo al tempo oni demandas ilin ĉu ili nun volas konfesi sian komunistecon. En la sinsekvo la proceduro de la esplorado alprenis jenan formon: oni kuŝigas la malliberigitojn sur la planko, enŝovas pinglon sub la ungoj kaj batas per vergo sur la piedplandoj. Ti-kiuj per tio perdis la konscion, estis superverŝitaj per sitelo da akvo por ke ili rekonsciiĝu. Se ankaŭ tio ne helpis, oni ligis ilin kaj verŝis akvon tra la nazo ĝis la ventro dikiĝis.
Tiamaniere la agentoj de la «Defensivo» provis elpremi konfeson. Sub la premo de tiu turmentado multaj malliberigitoj kulpigis sin mem kaj aliajn, kulpulojn kaj senkulpulojn.
La enloĝantoj de Belsk estas tiel terorigitaj ke ili amase forlasas la urbon. Al la malliberigitoj oni lasas nenion, ankaŭ oni ne permesas alporti nutrajon por ili. Ĝis nun 500 personoj estas reliberigitaj, 200 estas ankoraŭ en la malliberejo.
Ni estu sennaciece solidaraj
Mi ja tutkore aplaŭdis kiam SAT aniĝis al «Internacia Laborista Helpo»; mi ankaŭ estas kontenta vidante «Sennaciulon» helpanta al «Internacia Ruĝa Helpo» ĉar sennacieca solidareco estas ne nur dezirinda, sed tute necesa en tiu epoko, kiam tutmonda mastraro aplikas inter si fortikan solidarecon.
Por havigi al ni veran sennaciecan spiriton, ni devas kutimiĝi ŝati eksterlandan kamaradon tute same kiel enlandan, eksterlandan proletorganizajon tute same kiel enlandan; ni devas opinii ke ĉiuj formoj de super-nacieca laborista solidareco estas prikonsiderindaj.
Tial mi deziras alkonduki vian atenton al iu organizajo kreita de laborista klaso el Francio. Mi parolas pri la orfejo titolita «L’ Avenir Social» («La Socia Venonteco»), kiu dum la granda malsatperiodo en Germanio ŝirmis dum kelkaj semajnoj tutan grupon el la infanoj de niaj kamaradoj el Germanio.
Tiu orfejo ne estas filantropia organizajo. Ti-kiuj ĝin administras, forlasas filantropion al burĝa klaso kies elpensajo ĝi estas, kaj kiu ĝin utiligas, ĉu kiel amuzajo ĉu kiel osto, kiun oni jetas al hundo por eviti ke li mordu.
Ni ne estas filantropoj. Ni estas laboristoj kiuj organizas laboristan solidarecon; ni estas proletedukistoj kiuj disdonas proletedukadon; ni estas revoluciuloj kiuj preparas Revolucion.
Ĝis nun «Socia Venonteco» estis nur enlanda organizajo; t. e. ĝi petis monon necesan por ekzistado nur de enlanda laborista klaso kaj ricevis regule nur georfojn de enlandaj proletoj.
Sed ni opinias, ke tiu organizajo devas fariĝi, kiel eble plej baldaŭ, internacia, aŭ pli bone sennacieca.
Ni opinias tion, ĉar tio ebligus aŭ almenaŭ plifaciligus al ni disdonadon de sennacieca edukado, naskigon ĉe la geinfanoj — kaj ankaŭ ĉe la tutmonda gekamaradaro — de vere sennacieca sento.
For el niaj spiritoj estu ĉiuj landlimoj!
Ni do deziras ke «Socia Venonteco» sennaciiĝu: tial ni aljetas nian Alvokon al ĉiulandaj revoluciuloj!
Nin helpu en nia tasko!
En ĉiuj lokoj de la mondo kreu grupojn el amikoj de la orfejo «Socia Venonteco». Ĉiuj SAT-grupoj aniĝu al «Socia Venonteco». Konigu la orfejon ĉie en la mondo pere de nacilingvaj revoluciaj gazetoj, kaj propravoĉe en viaj partiaj aŭ sindikataj organizajoj; Uzu ĉiujn rimedojn akordigeblajn kun nia celo.
Kompense:
Ni sendos al vi membrokarton, kiu havigos al vi ĉiujn rajtojn kiujn havas jamaj membroj;
La infanoj mem sendos al vi esperante skribitajn leterojn aŭ vidajkartojn;
Jam estas eble ke «Socia Venonteco» akceptu ĉi-tie georfojn el ĉiuj lokoj de la mondo;
«Socia Venonteco» akceptas ĉi-tie dum libertempa periodo, laŭ disponataj lokoj, geinfanojn el eksterlande vivantaj gerevoluciuloj je samaj kondiĉoj, kiel ĝi akceptas enlandajn geinfanojn.
Mallongvorte: ni penos por ke «Socia Venonteco» estu vere, plene sennacieca organizajo.
Ĉu tiu tasko ne estas bela, inda je kunlaborado de ĉiuj revoluciuloj en kiu ajn loko de la mondo ili loĝas?
Do, ĉiuj kamarad(in)oj decidantaj kunlabori kun ni je tiu tasko, skribu al ni; ni sendos al ili ĉiujn sciigojn, ekzemplerojn de statutoj, kaj propagandilojn deziratajn.
Por Sennacieca Socio! Sennaciuloj, al laboro!
Robert Soudant, instruisto SAT-ano 140
Skribu al: «Avenir Social» (Socia Venonteco) en La Villette aux aulnes (domareto) (vilaĝo) Mitry-mory (departemento) Seine-et-Marne, Francio.
MIKSAĴO
Mondo en arĝentaj ĉenoj
Tradukita el gazeto «Ruĝarmeana Vero».
Se ni kalkulos ĉiujn postmilitajn internaciajn ŝuldojn de l’ diversaj landoj (Britio, Francio, Germanio, Polio, Rumanio ktp.), ni ricevos sume ŝuldon de 28 000 000 000 dolaroj.
Kion utilan oni povus fari per ĉi dudek ok miliardoj? Unue estas konstrueblaj ne malpli ol 1 866 666 aeroplanoj (preskaŭ du milionoj da aeroplanoj). Due, estas aĉeteblaj plej multekoste 18 666 666 traktoroj (dekok milionoj da agrikulturaj maŝinoj! . . .). Trie, per tiu-ĉi monsumo oni povus doni vivrimedojn, edukadi kaj instruadi dum unu monato 1 200 000 000 senprizorgajn infanojn, elspezante por ĉiu infano kvindek rublojn (rusmone) ĉiumonate.
Ĉi sumo je rusaj arĝentaj moneroj pezas 61 750 000 pudojn (ĉirkaŭ 977 000 000 kilogramojn). Se ĉi-moneraron oni komencus ŝarĝi en vagonojn po 1000 pudoj (ĉirkaŭ 16 000 kilogramoj) ĉiuvagone, oni ŝarĝus plenplene 61 750 vagonojn, el kiuj oni povus formi 125 vagonarojn po kvindek vagonoj en ĉiu vagonaro.
En la mondo vivas 1 720 000 000 homoj. Oni povus disdoni la internaciajn ŝuldojn do 16 1/4 dolaroj al ĉiu homo.
Rusa arĝenta unurubla monero havas diametron je 3 centimetroj. Tergloba cirklo egalas 37 500 verstojn (ĉirkaŭ 46 875 kilometrojn). Tial do oni povus, metante unurublajn monerojn (arĝentajn) unu post alia unu vicon, ĉirkaŭzoni terglobon per 41 arĝentaj ĉenoj, faritaj el moneroj.
Kaj fine, se plej sperteca kasisto komencus kalkuli unurublajn monerojn, kalkulante po 100 moneroj ĉiuminute, li devus labori senripoze ne malpli ol 1000 jarojn.
Unu egalvalorajo de tiuj-ĉi ŝuldoj estas ne elkalkulebla. Tio-ĉi estas kvanto da laboristaj kaj vilaĝanaj vivoj, sango kaj ŝvito, elmalŝparitaj de l’ kapitalistaro por fari tiomajn ŝuldojn. Sed se povus eliri el siaj tombejoj ĉiuj pereintaj dum la milito kaj se tero kaj maro eljetus el si iliajn sangon kaj ŝviton, — ne estus ne okupita kaj libera de iliaj kadavroj eĉ unu centimetro sur terglobo kaj la mondo glutsufokegiĝus per ŝvito kaj sango.
Do, venu plej baldaŭ la tago, kiam tutmonda proletaro ekpovos unu post alia aŭ ĉiujn samtempe forŝiri de terglobo ĉiujn kvardek unu arĝentajn ĉenojn!
Esperantigis R. Nikolskij.
Ankoraŭ pri mondkarto de SAT.
La ideo mem pri la mondkarto, proponita de k-do Beljakov (S. N-o 17), tute ne estas malatentinda, se oni pritraktas ĝin de propaganda vidpunkto. Ĉe grupoj, kunvenantaj en lab. centrejoj, dum ekspozicioj kaj similaj okazoj, la karto, ilustranta SAT-movadon en la tutmondo,
— página 7 —
nepre altiros la atenton de l’ ĉeestantoj kaj per sia senpera pervida efiko sendube pripensigos ilin pri avantaĝoj de nia movado neniel malpli, ol ordinara perbuŝa propagando.
Mi certe konsentas ke la eldonfako evitu la eldonon de l’ karto; cetere tio estas ja eĉ tute superflua, ĉar, kiel propagandilo, la karto devas esti nacilingva. Do, ĉiu mem akiru ĝin kaj desegnu la sektorojn. Sed rilate enpresadon de novaj aliĝintoj en «S.» mi permesas al mi refuti la eldiritan aserton, ĉar ĉi rilate ŝajne estas okazinta miskompreno.
Ĉi-cele ne estas bezone aperigi plenajn nomarojn de ĉiuj novaj membroj — sufiĉas sole registri lokojn, kie ĝis nun SAT-anoj, ĉu grupoj aŭ izoluloj, ankoraŭ ne estis — tiu fako ja certe ne forprenos multe da spaco kaj siavice kompletigos la jarlibron. Cetere, pasintjare «S.R.» enhavis aldonojn kaj ŝanĝojn al la jarlibro — ĉu tio ne plu okazos? Alie — la demando estus solvita.
R. Lorentson (1929)
Reĝustigo de la «Protokolo»
(Koncernas paroladon de k-dino Noel-Paris, membro ne E. K., presitan en n-o 51, pĝ. 4, maldekstra kolono).
K-dino Noel ne diris, ke k-do Migny eksiĝis el EK, sed ke okazis kunveno de EK, dum kiu ĉiuj EK-anoj decidis akcepti novan mandaton, nur kondiĉe ke k-do Lanty revenu en EK-on, — krom k-do Migny, kiu rezervas sian opinion pro la motivoj klarigitaj de li kiam k-do Lanty eksiĝis (— do tiu limiga kondiĉo de k-do Migny rilatis nur al la reveno de k-do Lanty en EK).
Instruado laŭ «Petro»
En la novaj esp. kursoj por laboristoj komencitaj en Leipzig oni instruas en 5 kursoj por komencantoj laŭ «Petro». La kursoj havas mezan nombron de 20 partoprenantoj. Evidente la eksperimento estas sukcesplena. Aliaj kursoj sekvos dum la dua duono.
Mallongaj esperantaj informoj
— Laborista radio-revuo de MGSPS (Moskvo), komencante de n-o 14 krom la konstanta esp. lingva fako enpresas resumon de plej gravaj artikoloj en Esperanto.
— Esperantlingva poŝtmarko de Sovet-Unio (Popov-marko) estas eldonita en kvanto de 6 000 000 ekz., oficialaj esp. lingvaj poŝtkartoj en kvanto de 50 0000 ekz.
— Poŝt-telegrafista Sindikato en Sovetio organizis per sia librejo vendadon de esperanta literaturo. Dum lasta jaro estas venditaj pli ol 12 000 ekz. da esp. libroj.
— Centra Oficejo de PTT.-esperantistoj unuigas nun pli ol 200 k-dojn. Propaganda laboro inter PTT.-istoj estas disvolvata larĝskale.
Nova sidejo de la grupo Lyon
Ĉiuj kamaradoj kaj samcelaj grupoj bonvolu noti ke la sidejo de Esperantista Laborista Grupo estas nun en la Laborborso (Bourse du Travail), 39, Cours Morand, Lyon-VI. (Francio), kien ili povas sendi korespondajojn kaj ĉiulunde, je 20 a, viziti nin. 132.
Nova Grupo en Francio
Grenoble. — La 19. septembro post publika mitingo, kie paroladis k-do Roux, estis starigita Esp. laborista grupo. Jam 15 k-doj enskribiĝis por sekvi baldaŭ malfermotan kurson. Ĉiuj lokaj gazetoj favore raportis. Notinde estas, ke antaŭe neniam oni aŭdis pri movado esp. laborista. 132.
KORESPONDEJO
K-do E. Lanty dankas al la k-doj kiuj sendis al li simpatiajn vortojn kaj bedaŭras, ke li ne povas pro manko de tempo respondi individue al ĉiuj. Longa foresto amasigis al li multe da farendajoj, tial li sin senkulpigas pro prokrasto de kelkaj aferoj.
409: La reston 20 kr. ĉ. ni ricevis. Adm.
Aldona: La lasta raporteto estas tute ne taŭga kaj tre malklare konceptita. N. B.
Umni kaj la Verdulo ¹)
de Hermynia Zur Mühlen
Nedirebla mizero manifestiĝis la laboristaron. Emociite Umni rigardis tiujn homojn, kiujn en mondo abundanta je ĉio oni eĉ enviis pro la nura vivo. Sed kiam la policanaro ekagis, traktante la manifestantojn per gumbatiloj, la emocio de Umni fariĝis flamiĝanta kolero.
Post kiam oni sufiĉe estis punintaj la laboristojn kaj ties edzinojn pro la krimo, pretendi la vivon, seniginte de ili stratojn kaj placojn, kaj la grasa burĝularo ree promenadis gaje, kvazaŭ ĝi estus venkinta batalegon, Umni decidis paroli kun policano. Tia homspeco, kia ne ekzistis sur la Marso, ekŝajnis al li el ĉiuj strangajoj de li vidataj sur la strato la plej stranga.
En restoracieto sidis verdulo ĉe tablo kaj trinkis glason da biero. Laŭŝajne li estis tute senfortigita, kaj mirante Umni rimarkis, ke ĉi tiu viro aspektis malbone nutrata. En sia naiveco de Marsano li opiniis ĝis nun la policistojn filoj de riĉuloj, defendantaj la gepatran kaj propran posedajojn.
Ĝentile salutante li sidiĝis ĉe la tablo de l’ verdulo, parolis pri tio kaj tio kaj prezentis al la viro cigaron. La malafabla vizaĝo de l’ verdulo ekbrilis. «Por tio ni ne havas monon» li diris, momenton fumante kun preskaŭ ŝanĝita mieno. «Kiel», Umni diris mirigate. «Vi ne estas sufiĉe riĉa por aĉeti cigarojn?»
La verdulo mokridis. «Sufiĉe riĉa? Apenaŭ oni povas vegeti. Cigaroj kaj aliaj bonajoj nur estas por la kondamnindaj fikomercistoj.»
Umni ne fidis al sia aŭdsento. «Pardonu nediskretan demandon: Ĉu vi ne devenas el riĉa familio, ĉu vi ne apartenas al tiuj, nomataj surtere «eminentaj?»
La verdulo ridegis. «Riĉa? Eminenta?. Ĉu vi volas moki min, sinjoro? Mia patro estis fabrik-laboristo kaj miaj du fratoj laboras en la fabrikejo.»
Umni tiel malsaĝe grimacis pro miro, ke tion la verdulo rimarkis.
«Kion vi do ne komprenas?» li demandis iom akre. Ĉu vi tiom honoras la riĉulojn?» Umni ankoraŭ tute konfuza respondis.
Nun la verdulo rigardis senkomprene. «Honoron por tiuj mallaboruloj, ekspluatistoj?» li respondis ruĝiĝante pro kolero.
«Vi do mem konas malriĉecon?» Umni denove demandis.
«Certe. Sepope ni estis hejme kaj neniam vere satiĝis.»
«Kial do vi batas per gumbatiloj tiujn homojn, kiuj malsatas kaj suferas? Kial vi protektas la ekspluatistojn? Kial vi dejoras ĉe la malamikoj?»
La verdulo subite embarasiĝis en la vizaĝo. Streĉe li meditis. Fine ekŝajnis, ke li trovis pravigon. «Ordo devas esti», li murmuris, sed lia voĉo sonis iom malfirme.
«Ĉu vi opinias ke ‘ordo’ estas se unuj malŝparas kaj aliaj mortmalsatiĝas? Ĉu vi opinias, ke tio estas justeco?»
«Ne, tio estas kondamninda maljusteco, sed . . .»
«Ĉu mi rakontu al vi historieton?» Kaj Umni komencis: «En arbarego vivis terura rabistaro, kiu atakis ĉiujn migrantojn kaj prirabinte ilin laŭplaĉe mortigis. Iafoje la rabistoj ankaŭ kaptis migrantojn ilin nemortigante, kondiĉe ke ili same atakos kaj prirabos aliajn migrantojn. La kaptitoj tre suferis, ili ricevis malmulte da nutrajo kaj neniam la rabistoj ekpensis, dividi kun ili la rabajon. Sed ili ĉiam estis irigataj al la plej danĝeraj lokoj kaj kiam la migrantoj defendis sin, ili ofte perdis la vivon. La veraj rabistoj nur venis tiam, kiam ne plu minacis danĝero por alpreni la akirajon. La kaptitoj malamis la rabistojn sed kiam la migrantoj deziresprimis, ke ili forturnu sin de l’ rabistoj por kune senpotencigi ilin, ili ne konsentis kaj daŭrigis la atakojn kontraŭ la migrantoj, kvankam inter tiuj ofte troviĝis la propraj fratoj kaj amikoj. Fakte ili kun la migrantoj estus facile povintaj senpotencigi la rabistojn kaj liberiĝi.
«Kiaj idiotoj!» kriis la verdulo per tono de interna konvinko.
«Jes, kiaj idiotoj,» Umni strangakcente ripetis kaj aldonis: «Mi dezirus peti vin pri io. Enprofundiĝu iom mian rakonton. Verŝajne vi konas iujn el tiuj kaptitoj, eble eĉ vi mem apartenas al ili.»
Li ekstaris kaj foriris. La verdulo tiom miregis, ke la gumbatilo falis el sub la maniko kaj li longtempe rigardis ĝin kiel perdita. Fine li murmuris kiel homo, vekiĝanta el sveniga sonĝo: „Ĉu tiu viro vere ne estas prava? Kiel estus, se . . .
Tradukis el la germ. lingvo E. Meyer (1072).
¹) Policano en Germanio, portanta verddrapan uniformon.
— página 8 —
KORESPONDADO
TARIFO
Korespondado: Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon.
Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.
MALLONGIGOJ: L = letero. PK = poŝtkarto. PI = poŝtkartoj ilustritaj. PM = poŝtmarkoj. bfl = poŝtmarko sur bildflanko. k.ĉ.l. = kun ĉiuj landoj. esp.ajo = esperantajo.
Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
Aŭstrio.
— Anoj de la «Lab. Grupo» dez. koresp. pri ĉ. temoj, prefere pri socialaj, ĉiam resp. Adr.: K-do Frederik Ebner, Martinstr. 59/61, Klosterneuburg ap. Wien.
Belgio.
— K-do Fernand Rondelet, 10 Gotte d’ Or, Marchin, pri ĉ. temoj, k.ĉ.l. L, PK, PI.
Germanio.
— K-do W. Hoyer, Fabrikstr. 28, Altenburg i. Th. dez. koresp. k. interŝ. PM, certe resp.
— K-do Georg Zschiesche, (tipografisto), Dimpfelstr. 45, Leipzig-Schönefeld, dez. koresp. pri lab. liberpensula kaj sportmovadoj k. ĉ. l.
— K-do Emil Kuniss, Friedhofstr. 188, D., Neukirchen i. Erzgeb. dez. koresp. pri ĉ. temoj, L, PI, PM k. ĉ. l. Certe resp.
— «Komunista ĉelo» serĉas koresp.-adon kun aliaj kom. ĉeloj eksterl. Adr.: Kurt Bachmann, Herforder Str. 2-a, Schildesche b. Bielefeld.
Al la tutmonda ŝakludantaro esp.-ista. La anaro de la «Laborista-Ŝakklubo-Mittweida», konvinkita pri la facilega uzado de Esp. dum la korespondadludo kun la eksterlando, petas la ŝakludantajn esp.-istojn en tutmondo, kiuj emas ludi per korespondado kontraŭ ni, ke vi sendu viajn adresojn al mi! Walter Richter (2924), Am Schweizerwald 5, Mittweida i. S., Germanio.
Norvegio.
— Letervesperon aranĝas Soc. de Esp. Laboristoj en Oslo, lunde la 16. de novembro. Gekamaradoj sendu al ni L. aŭ PK. Ĉiu ricevos resp. Sendu al adr.: K-do Hans Aas, Folkets-hus, Oslo.
Rumanio.
— Kurspartoprenintoj perfektiĝcele dez. koresp. k. ĉ. l. pri ĉ. t. L, PI, PM. Adr.: Johano Rózsahegyi str. Decebal 6. Deva.
Sovet-Unio.
K-do Andreo Sidorov, N. Strelkovi polk, Dondivizii. Rostov n/D. dez. koresp. L, PK, PI, k. ĉ. l.
— K-do V. I. Ĉerno, Ŝliselburgskij ŝose 1, kv. 24, Leningrad, dez. koresp. kun gejunuloj ĉiulandaj, precipe kun laboristoj en kemia industrio, pri iliaj laborkaj vivkondiĉoj.
— K-do V. K. Ĵeltov, Novaja Derevnja, Srednaja ul. d. 52, kv. 12, Leningrad, dez. koresp. pri radio kun radioamatoroj de ĉ. landoj, interŝ. PM.
— «Komunistaj gejunuloj en Esp. Rondeto de laborista klubo» dez. koresp. kun esp. komunist-gejunuloj ĉiulandaj pri politik-k. ekonomiaj temoj. Ĉiam akurate respondos. Adr.: Klub im. Kalinina Krujok Esperanto, Nevskaja Zastava, Leningrad.
— Odesa Laborista Biblioteko havanta fakojn: rusan, ukrainan kaj esp-an kaj rondetojn: kurant-politikan, laborist-inventistan, radian, avian kaj aliujn deziras esp.-e koresp. pri aktualaj temoj kun samspecaj organizajoj eksterlandaj. USSR. Odessa, Strato de Trockij N-o 64, C.R.B.
— Odesa esperantistaro aranĝonte grandan ekspozicion, petas ĉiujn SAT-anojn pligrandigi korespondfakon de l’ ekspozicio per alsendo de salutleteroj. USSR. Odessa, Strato de Trockij N-o 64, C.R.B.
— K-do Pavilionov, Otrjad Jun. Pionerov, Gosud. Elektrost. Elektroperedaĉa, Bogorodsk. u., Mosk. gub., k. ĉ. l.
— Ĉefa inĝeniero de Radio-fako MGSPS. (Moskva Gub. Sindikataro) k-do A. Vinogradov korespondas kun radiistoj-specialistoj de tuta mondo. Interŝanĝe sendas rusan gazeton «Radio-Amatoro». Akurate respondas. Adresu: Al inĝ. A. V. Vinogradov, Radio-stacio MGSPS, Bol. Dmitrovka 1, Moskvo.
— K-do Paŭlo Kirjuŝin, 1-a Dolgobrodskaja, 54, Minsk, dez. serioze koresp. pri div. temoj k. ĉ. l. interŝ. nacilingvajn jurnalojn k. esperantajojn.
— K-do D. Albanov, Arkadak (Saratov. gub.) pri sociologio k. vivkondiĉoj en div. landoj precipe kun ekstereŭropaj, L, PI.
Svedio.
— K-do Algot Felth, Box, 54, Bromölla, dez. koresp. k. ĉ. l. L, PK, PI.
Turkio.
— «Tute ne kiel koresp.-invito intencita estis la aperigo de mia nuna adreso, ĝi estas simpla korekto por la jarlibro. Malgraŭ tio anoncis sin tiom da interŝ. k. korespondemuloj, ke estas fakte ne eble al mi pro financaj k. personaj kaŭzoj respondi al ĉiu unuopa. Informpetantoj atente legu en Jarlibro paĝo 15, art. 34.» H. Pek-Constantinople.
Usono.
— Adresŝanĝo: K-do Johano Esperanto, 1825, Putnam, ave. Ridgewood, Brooklyn, N. Y. (stratŝanĝo), dez. koresp. kun industrilaboristoj tutmond. Ano de MTW.
[REKLAMO p.8] PETO — Leningrada Vegetariana Societo, intencante aranĝi ekspozicion pri Vegetarianismo, petas ĉiujn vegetarianajn organizajojn, societojn kaj apartajn vegetarianojn, kunhelpi per alsendado de koncernaj eldonajoj kaj materialoj laŭ adreso: Leningrad, ul. 3-ogo Julia, No. 24, Vegetarianskoje Obŝĉestvo.
[REKLAMO p.8] La administracio de SAT liveras librojn, ne nur de sia kooperativo, sed ĉiun esperanto-literaturon, eĉ nacilingvan
[REKLAMO p.8] POR ĈIU PROPAGANDISTO estas grave havi en la manoj esperantlingvan poŝtmarkon de Sovet-Unio por pruvi oficialan uzon de Esperanto en Laborista Ŝtato. SAT-kamaradoj povas ricevi tiun poŝtmarkon sur poŝtkarto ekspedata el Moskvo. — Dezirantoj sendu al SAT-administracio 50 pfenigojn aŭ egalvaloron kaj komuniku sian matrikulon kaj urbon. (Por registrita poŝtkarto la duoblan sumon!). Plenumo senprokrasta. ADMINISTRACIO DE SAT
Neuzitajn manuskriptojn ni ne resendas — Represo de artikoloj permesata nur, se oni citas la nomon de nia organo kaj sendas al Red. du ekz. de la represajo.
Jarabono: Argentino 6 pesos; Aŭstrio 120 000 kr.; Belgio 40 fr.; Brazilo 13 milr.; Britio 110 penc.; Bulgario 220 lev.; Ĉekoslovakio 60 kr. ĉ.; Danio 10 kr. d.; Estonio 650 mk.; Finnlando 70 mk.; Francio 40 fr. fr.; Germanio 8 mk. or.; Hispanio 13 peset., Hungario 8 kr. or.; Italio 50 lir.; Japanio 4.50 jen; Jugoslavio 130 din.; Litovio 16 lid.; Nederlando 6 guld.; Norvegio 14 kr. norv.; Polio 8 zlot.; Portugalio 40 esk.; Rumanio 350 lej; Rusio 4 rubl. or.; Svedio 8 kr. sved.; Svisio 10 fr. svis.; Usono 2.50 dol. — Ankaŭ ¹/₄ jare abonebla. Ponumera prezo: 0.20 mk.
PRESEJO: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG (GERMANIO)
N.º 55, 15 de octubre de 1925
Facsímil: escaneo en Internet Archive
El número, entero
— página 1 —
2-a Jaro, N-o 3 (55) — APERAS S.A.T. SEMAJNE — 15. Oktobro 1925
[BILDO p.1 | 40,4,58,14] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» ene, la emblemo de la asocio.
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
Redaktejo: Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz | Gvidanto: Ekzekutiva Komisiono de SAT, 23, rue Boyer, Paris XX | Administranto: R. LERCHNER, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz
Ĉu Francio perdos sian Francecon?
Francio estas la plej malnova nacio el Okcidento. Tio signifas ke ĉi-tie kunmiksiĝis, kunfandiĝis en unu tuton diversaj fluoj, diversaj fortoj, kiuj estis antaŭe province disigitaj.
La franca lingvo nun estas parolata kaj komprenata pli malpli bone de ĉiuj francoj. Eble nur en Bretonio oni ankoraŭ povus renkonti gemaljunulojn, kiuj ne scipovas kompreni kaj paroli franclingve. ¹)
Do la proceso france-nacia evoluis ĝis plena maturiĝo. La francaj patriotoj gloras pri tio kaj enfazas, ke tiu nacia maturiĝo signas la plej altan gradon de civilizeco kaj kulturo. Sur tiu fakto ili fortike konstruis naciisman ideologion, kiun encerbigi devas nepre ĉiuj lernantoj ĝis plena stultiĝo. En la lando kie vivis Rabelais (Rabele), Voltaire (Volter), Lamark, Renan, Anatol Frans kaj multaj aliaj liberpensantaj homoj, kiuj vigle kontraŭbatalis la religiajn dogmojn, nun regas tamen tre forta religia kredo: la patriotismo, kun sia mistiko, siaj kulto kaj ceremoniaro. Senpatriulo, sennaciulo estas ĉi-tie same malaprobegata, malbenata kiel la herezuloj dum la mezepoko. Tial ke la Proletaro ne havas materian intereson defendi la francan unuecon, la burĝaro devis do anstataŭi tiun mankon per trompa ideologio.
Je la nomo de tiu mistifikaĵo, preskaŭ 2 milionoj da junaj francoj estis mortoferataj dum la lasta popolbuĉado, kaj pli ol 3 milionoj difektataj. La patrio ja similas la mitan personon Ugolino, kiu manĝis siajn infanojn por konservi al ili patron.
¹) Post la reakiro de Alzacio kaj Lotaringio, tio ne plu estas vera. En tiuj du provincoj multaj loĝantoj scipovas nur la germanan lingvon aŭ la tiean dialekton.
Tiu sangelverŝo kompreneble malfortigis la france-nacian organismon. Plie, la nombro de naskiĝoj malpliiĝas. Ekzemple, dum la unua kvaronjaro nuna, la nombro de naskoj estis 199.835 dum tiu de mortoj estis 204.431. Do, malplusa diferenco je 4.596. Por la tuta jaro la malpluso estos proksimume 18.384. Tiu malpliiĝo de naskiĝoj okazas precipe en la regionoj kie la popolamaso estas pli klera kaj senreligiema. Tial ke tiuj kaŭzoj verŝajne plifortiĝos estonte en la tuta lando, oni do povas antaŭdiri, ke la franca naskemo pli kaj pli malfortiĝos.
Grandkvanta buĉado de junaj francoj kaj malnaskemo de la loĝantaro senigas la ekspluatistaron je laborforto. Por kompensi tiun mankon la mastraro venigis amase fremdajn laboristojn. Estas neeble ekscii tute precize pri la ĝusta nombro de alvenintoj. Almenaŭ kelkaj gazetoj asertas, ke nun en Francio estas pli ol 3 milionoj da fremduloj.
En kelkaj regionoj, la fremdaj laboristoj formas kompaktan aglomeraĵon, veran nacieton en la franca nacio. Ekzemple, ĉe la mineja regiono norda estas urboj kie poloj reprezentas 20% (Lens), 40% (Courrière, Kurier), 68% (Ostricourt, Ostrikur) el la loĝantaro.
En Paris mem, en kelkaj kvartaloj, oni aŭdas paroli ĉiujn lingvojn krom la franca. La situacio atingis tian staton, ke nun el diversaj flankoj aŭdiĝas indignitaj voĉoj de patriotoj. Tio estas tre amuza.
Antaŭmilite, tiuj patriotoj jam havis kiel agitvorton: Francio al la francoj! Ili flame predikis, ke necesas forpeli la fremdulojn por malhelpi, ke la nacio fariĝu ia mestiza kunmiksaĵo. Milito nepre okazos, ili profetis, sed post la venko, la francoj estos mastroj ĉe si kaj ne toleros entrudulojn . . . Kaj nun tiuj stultaj arĥaikemuloj konstatas, ke malgraŭ la «venko», Francio estas pli kaj pli «invadata». Tio ja estas abomenega, ĉu ne? Nu, karaj legantoj, aŭskultu la malbenojn de la francaj patriotoj kaj tenu vin firmstare por ne ŝanceliĝi pro rido:
«Ne plu estas loko en Francio por la francoj! La tuta parazitaro, la tuta kanajlaro, la tuta diboĉularo, la tuta sentaŭgularo kaj malnoblegularo sin ĵetis sur Parizon, kiu fariĝis Universala bordelo.
Jen la vero, kiun necesas diradi. Blinda estas kiu ĝin neas aŭ malatentas ridaĉante kaj petolante. La Historio neniam, nenie montris jenan spektaklon: iu popolo facilanime konsentanta je sia dekadenco, je sia malposediĝo, je sia buĉiĝo . . . Ne plu ekzistas franca bongusto, ne plu ekzistas franca lingvo kaj baldaŭ ne plu ekzistos franca nacio . . . Pli ĝuste, jam ne plu ekzistas Francio, la vera Francio: Francio. La lando kie nun ni loĝas estas kuvego en kiu bolas stranga miksegaĵo. Post la kuirado, kio eliros? Iu regiono, iu loĝantaro, kiujn oni nomos ankoraŭ francaj, sed ĝi estos nur german-brit-ĉeĥ-hispan-slav-ĉin-juda konfuzegaĵo. Ĝi estos io nepriskribebla, ĝi estos ĉio ajn krom Francio . . .» ¹)
Jen la tono laŭ kiu kelkaj gazetoj agitadas kontraŭ la «invadado» Francion de eksterlandanoj. Estas ja certe pli ridinde ol riproĉinde . . .
La emigracia problemo okupas pli malpli ĉiujn rondojn. El diversaj flankoj oni
¹) Camille Vergniol (Kamij Vernjol) en la ĵurnalo «Paris-Midi» (Parizo-Tagmezo) 23. julio 1925.
— página 2 —
2 — SENNACIULO
nur postulas, ke la enmigrado estu regulota. La francaj sindikatoj petas, ke la fremdaj laboristoj ricevu la saman salajron kaj ĉiujn avantaĝojn, kiujn laŭleĝe rajtas la francoj. Ĉe la Parlamento la temo estis priparolata. S-ro Nogar, la buĝetraportinto pri la fremda manlaborforto, konkludis je neceseco starigi Nacian Oficejon Emigracian. Sed, ĝis nun, fakte ne estas io pozitiva tiurilate farita.
Notinde estas, ke la franca registaro severe rilatas al la fremdaj laboristoj, kiuj estas suspektataj esti revoluciemaj. Dum la burĝspiritaj fremdlingvaj gazetoj povas tute sen malhelpo esti eldonataj en Francio, male la revoluciaj gazetoj estas persekutataj kaj malhelpataj plej diversmaniere. Ekzemple, la laborista pollingva gazeto devis ŝanĝi kelkfoje la titolon pro malpermeso daŭrigi la eldonadon. La saman sorton havis la itallingva gazeto laborista. Tiuj faktoj pruvas sufiĉe klare, ke la fremda laboristaro ĉi-tiea povas malfacile sin defendi kontraŭ la ekspluatemo de la mastraro.
Dum la ŝovinistoj indignite agitadas kontraŭ la fremdularo, la «progresemaj» francoj nur petas, ke oni plifaciligu la regnaniĝadon, t. e. la surpapera naskigo de «francoj»! S-ro Loucheur (Luŝeur), la eksministro kaj grandindustriisto, kiu sekve bezonas grandkvante laborforton, tre bedaŭras, ke nur apenaŭ 10000 regnaniĝoj okazas ĉiujare, dum «Francio kapablas asimili ok, eĉ dekoble pli da individuoj.» Li petas, ke oni plimalkarigu la koston por akiri la rajton franciĝi. Tiu formalaĵo kostas nun 1 500 frankojn.
Certe la vidpunkto de la industriistoj venkos. Senefika restos la malbenoj de la ŝovinistoj kaj la predikoj de la pastroj, kiuj varme alvokas la kredanojn, ke ili naskigu multe da infanoj por savi Francion.
— La pastroj — kiuj estas senedzinaj — montru la bonan ekzemplon, ŝerce diras la popolanoj!
La emigracia problemo antaŭ kiu nun staras Francio estas tre interesa por kiu ne limigas sian horizonton je la geografia konturo de iu ajn nacio. Ĝi montras ne nur la krimecon de la patriota ideologio sed ties stultecon. La blindaj patriotoj ne kapablas vidi, ke nacia proceso maturiĝinta signas la komencon de nova alia proceso. La evoluo ne povas halti je la nacia stadio. La franceco de Francio malaperos, samkiel malaperis la provincaj apartecoj el kiuj formiĝis la nuna franca nacio. Kaj tio ne devas ĉagreni la francajn laboristojn. Ilia sorto estas pli kaj pli ligata je la sorto de la laborista klaso tutmonda. Sekve, mortu la franceco de Francio kaj vivu sennacieco tutmonda.
E. Lanty.
LASTAJ NOVAĴOJ
La ĉi-jara Kongreso de Brita Labora Partio okazis 29. sept. ĝis 2. okt. Jen la statistiko pri ĝia kresko:
| Parlamentanoj | Voĉdonoj | |
|---|---|---|
| 1900 | 2 | 62698 |
| 1924 | 151 | 5487620 |
Ĝi enhavas nun 150 junulfakojn kaj 1535 virinfakojn (kun pli ol 200000 anoj-virinoj). La Ekzekutiva Komitato kontraŭstaris anecon de iu KP-ano aŭ kiel individuo aŭ kiel reprezentanto de sindikato. La Enketkomitato decidis, ke la mondfama letero de Zinovjef estis falsaĵo.
Grava fervoja akcidento okazis la 6. okt. dum la enveturo de la vagonaro, venanta je 7½ horo de Aŭe en le ĉefstacidomon de Chemnitz (Saksio). El ĝis nun nekonata motivo renversiĝis vagono kaj mortiĝis 3 personoj, 12 vundiĝis grave kaj negrave.
Post senrezultaj traktadoj perfektiĝis la lokaŭto por la tuta metalindustrio de Hohenlimburg (?), kio trafas 3500 laboristojn.
La striko de la transportlaboristoj en Berlin finiĝis post unu semajna daŭro.
En Damaskus okazis novaj ribeloj kontraŭ francaj trupoj. La franca flago estas disŝirita kaj tirita en la stratkoton. Ambaŭflanke estas vunditoj.
En striko de ĉinaj telegrafoficistoj interkonsento estas atingita.
[BILDO p.2 | 39,53,66,56] Ornama linio el spiralaj motivoj.
SUBTENU VIAN GAZETON REGULE PAGANTE VIAN ABONON!
—
SENDU KONSTANTE ARTIKOLOJN, RAPORTOJN, UNUPAĜE SKRIBITAJN!
—
VARBU DAŬRE NOVAJN ABONANTOJN!
[BILDO p.2 | 39,65,66,68] Ornama linio el spiralaj motivoj.
Kion fari dum Revolucio?
Multaj laboristoj konstatas, ke socia ŝanĝo estas necesega, tamen ili ne havas ian ajn klaran bildon, kion fari, se la ŝanĝo efektiviĝas. Estus bone, se ni povus antaŭbildigi al ni almenaŭ la plej farendajn ŝanĝojn.
Ni scias, ke la laborforto estas okupata laŭ 3 gradoj:
- sur necesa produktado
- sur luksa produktado
- sur danĝera produktado.
La laboro okupata sur 1. estas nesufiĉa, por produkti la minimumon de vivbezonoj, sed nur produktas por kontentigi ne la veran postulon, sed la efektivan (aĉetpovan) postulon.
Multaj laboristoj kaj iliaj infanoj bezonas bonajn botojn kaj manĝaĵojn, kaj la vera postulo ekzistas en nia nuna socio, sed ĉar ili ne havas la aĉetpovan monon, ilia bezono ne kontentiĝas. Tamen, aliflanke riĉulo, kiu ekspluatas aliajn homojn, ricevas pli da mono, ol sufiĉas por liaj veraj bezonoj, kaj havas monon neelspezatan.
Pro tio oni povas antaŭvidi, ke tuj post la socia ŝanĝo, ĉiuj laboristoj urĝe deziros sufiĉan manĝaĵon ktp. Tiamaniere pli da laboro estas koncentrenda sur punkto 1.
Multe da laborforto eluziĝas, kiu produktas luksajn varojn laŭ la postuloj de la riĉuloj. Laboristoj nun produktas luksajn aŭtomobilojn, delikatajn manĝaĵetojn ktp.
Tuj post la socia ŝanĝo, tiu laboro ne funkcios kiel nun, sed translokiĝos al punkto 1.
Ankaŭ multe da laboro nun produktas pafilojn, venengason, militŝipojn ktp. kun celo detrui la vivon de aliaj homoj. Multaj homoj estas soldatigitaj en la armeo kaj produktas nenian utilon, tamen ili devas manĝi, kio signifas, ke aliaj laboristoj devas peze labori, por ke ili restu neokupitaj.
Oni ne povas antaŭdiri, ĉu tiu laborforto restos kiel nun, aŭ ĉu ĝi ankaŭ okupiĝos en utila laboro. Tio dependas de la grado de kontraŭstaro, kiun renkontos la nova registaro de klaskonsciaj laboruloj, flanke de la antaŭaj riĉuloj kun iliaj pagataj servutuloj. Ju malpli granda estas la kontraŭstaro, despli facila estos la tasko, ŝanĝi la direkton, en kiu okupiĝas tiu kvanto da laborforto. La sama organizo kun sia disciplino povas preni sur sin novan funkcion, kaj mase labori, ĉu kulturante la teron, ĉu laborante en fabrikejo.
Ju pli da laboro konsumiĝas sur necesa, utila laboro, des pli rapide finiĝos la farenda laboro kaj sekve despli longa libera tempo restos por la laboristoj, kiuj povas okupiĝi en saniga distrajo en ĉirkaŭaĵo, kiun ili mem difinos.
Oni kalkulas, ke la laboristoj dum 8-hora labortago laboras 2½ horojn por sia salajro, kaj la sekvantaj horoj restas por la superprofito de la riĉuloj. Sub la ŝanĝata socia sistemo, la laboristoj nur laboras sur necesa laboro, do dum 2½ ĝis 3 horoj kaj tiam povos vivi vere kiel homoj kaj ne kiel sklavoj, kio okazas hodiaŭ.
3398 (Londono)
Situacio en Polio
Polio, havanta pli ol 28 milionojn da loĝantoj sur teritorio de 388,328 kv. kilometroj, troviĝanta sur la teritorio okcidentparta de la antaŭmilita Rusio, rericevis sian memstarecon en la jaro 1921.
La juna pola ŝtato estas lando precipe agrikultura. La plej granda parto de la loĝantaro estas vilaĝa, nome po 1000 loĝantoj estas tie ĉi 613 personoj, kiuj okupas sin pri agrikulturo. Oni ne scias precizan statistikon pri la nombreco de diversaj klasoj kaj profesioj en Polio, sed
— página 3 —
SENNACIULO — 3
laŭ proksimumaj ciferoj oni povas difini, ke la proleta elemento konsistas tie ĉi el ĉirkaŭ 38,2% de tuta loĝantaro.
Kiel mi diris antaŭe, la vilaĝanaro en pola ŝtato estas faktoro plej nombra. Tamen en Poznanio kaj Pomeranio ĝi prezentas la malplimulton de kamparloĝantaro. En Orienta kaj Okcidenta Galicio kaj en orientaj vojevodioj (gubernioj, provincoj) ĝi estas pli multnombra ne nur en vilaĝoj, sed ĝenerale inter tiea loĝantaro. La riĉa vilaĝanaro (pli ol 10 ha) estas forta nombre kaj ekonomie faktoro en vojevodioj Poznania, Pomerania kaj en kelkaj distriktoj de l’ Varsovia kaj Bjalostoka. En aliaj vojevodioj, precipe en Galicio, ĝi estas tre malmultnombra. La meza vilaĝanaro en pola ŝtato estas duon-proletaro.
Kamp-proletaro dividiĝas je konstanta kaj sezone-bieneta. Bienet-proletaro grupiĝas plejparte nordokcidente. Ĝi estas rezulto de bienet-mastrumado pere de konstanta etato de kamp-servistaro, propra inventaro ktp.
En tri vojevodioj nordokcidentaj (poznania, pomerania kaj varsovia) laboras ĉirkaŭ 50% da tuta bieneta laboristaro en ŝtato.
Sendube 1924 estis la jaro de stagnacio kaj krizo en historio de pola industrio. Depost la tempo de reakiro de sendependeco ĝis la jaro 1923 ĉi-industrio rekonstruiĝadis, pligrandigadis la nombron de metiejoj kaj laboristoj, intensigis produktadon, pligrandigis vendon enlandan kaj eksterlandan. Sed komence de lastaj monatoj de 1924 komenciĝas returno: malpligrandiĝas la nombro de fabrikoj kaj laboristoj, malpliiĝas la produktado.
Sed ĉi-krizo ne estas tipa por kapitalismo perioda krizo, kiu pro nepreco sekvas disflor-jarojn. La nunan krizon oni nomis la krizo «sanacia», kio signifas, ke ĝi kaŭzos plibonigon en industrio. La krizon kaŭzis deturniĝo de niaj kapitalistoj de inflacia politiko. La kapitalistoj ne nur estis liberigitaj de ĉiuj depagoj, sed eĉ pere de fisko eltiradis de popolamaso kolosan depagon inflacian. Ĉi-donacaĵoj kaŭzis malriĉiĝon de unuaj entreprenoj kaj pliriĉiĝon de tiuj aliaj. La ĉiama pligrandiĝo de eksporto estis fakte grada forvendo de Polio al eksterlandaj kapitalistoj. Tamen nek ĉi-donacaĵoj nek ĉi-forvendado sufiĉus por longa tempo, se ne tio, ke samtempe pola utiligis duman paralizon de ĉefa rivalo sia — germana industrio — portanta sur si pezon de l’ okupado.
Oni devas ankaŭ konfesi, ke malgraŭ plimalgrandiĝo de industria produktado, malgraŭ senlaboreco, la sanacia krizo kontraŭe al periodo de «disfloro» havas certajn signojn de stabiligo de kapitalismo. Same kiel inflacio estis rezulto de mastrumad-oportunismo, t. e. rezulto de politiko de hodiaŭa tago, sanigo de l’ fisko, montras neprecon de adaptiĝo de pola kapitalismo al tute novaj kondiĉoj historiaj. Aperis demando: kio do devas esti stabiligita. Tiel nomata sanacio tuj mallarĝigas limojn de industria disvolviĝo kaj puŝas landon al nivelo preskaŭ nure agrikultura. Aperas demando, ĉu ĉi-reiĝo de industrio, minaca por burĝaro pro diversaj kaŭzoj, estas nur momenta, ĉu ĝuste «stabiliga»?
La problemo supre citita estas tre komplika. Nur nun estas sendube: la krizo daŭros certe sufiĉe longe. Ni staras antaŭ longdaŭra periodo de industri-stagnacio.
La unua reakcio de industriisto kaŭze de plimalboniĝo de mastruma konjunkturo estas plimalmultnombrigo de labor-tagoj de laboristoj. Iatempe laboristoj en kelkaj branĉoj de industrio, ekz. en ŝpinaj-industrio laboris nur dum 2—3 tagoj semajne.
Por prezenti al ĉiuj situacion de mastrumado en Polio, mi ĉi-sube donas malgrandan tabelon, kiu pli rakontos al ni ol senbezonaj vortoj.
| Jaro kaj Sezono (kvaronjaro) | Produktado en miloj da tunoj: Karbo | Nafto | Eksterlanda komerco en milion. da sv. fr.: Imp. | Eksp. | Meznombra kvanto da vag. ĉiutage en miloj | Serĉantaj laboron je ĉiu vak. loko [?] | Indikilo. Jaro 1914 = 1: en valoro de dolaro | de prezoj pograndaj | de vivtenkostoj en Varsovio | Kreditoj de ŝtata banko en %: Diskonta | aliaj |
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| 1920 I | 1585 | 765 (por la tuta jaro) | — | — | — | 1450 | 36 | — | — | 0,1 | 3,9 |
| II | 1567 | — | — | — | 397 | 42 | — | — | 0,4 | 2,0 | |
| III | 1670 | — | — | — | 198 | 53 | — | — | 1,2 | 3,5 | |
| IV | 1590 | — | — | — | 190 | 108 | — | — | 1,0 | 7,5 | |
| 1921 I | 1732 | 177 | — | — | 7,6 | 190 | 188 | — | 164 | 1,5 | 6,8 |
| II | 1774 | 165 | — | — | 7,7 | 148 | 309 | — | 185 | 1,4 | 5,4 |
| III | 1977 | 188 | — | — | 8,1 | 150 | 884 | — | 317 | 3,1 | 6,0 |
| IV | 2089 | 175 | — | — | 8,6 | 186 | 841 | 604 | 477 | 6,3 | 7,5 |
| 1922 I | 2282 | 161 | 124 | 51 | 8,2 | 256 | 903 | 638 | 431 | 8,3 | 9,4 |
| II | 2163 | 181 | 176 | 81 | 9,4 | 207 | 983 | 794 | 638 | 12,6 | 9,2 |
| III | 9066 | 193 | 165 | 192 | 10,3 | 133 | 1860 | 1283 | 924 | 14,2 | 5,6 |
| IV | 8699 | 178 | 275 | 258 | 10,8 | 147 | 3804 | 2716 | 1768 | 15,9 | 7,8 |
| 1923 I | 9511 | 174 | 273 | 303 | 10,5 | 248 | 9783 | 7869 | 6476 | 17,0 | 4,9 |
| II | 8757 | 185 | 294 | 298 | 10,2 | 212 | 15943 | 13414 | 11780 | 16,0 | 8,0 |
| III | 9536 | 190 | 264 | 331 | 10,8 | 171 | 58360 | 51691 | 43879 | 18,7 | 7,6 |
| IV | 8294 | 188 | 285 | 264 | 10,1 | 182 | 905699 | 792977 | 621224 | 15,8 | 13,1 |
| 1924 I | 8463 | 190 | 311 ¹) | 323 ¹) | 8,5 | 196 | 1785720 | 2486251 | 2793888 | 16,7 | 16,2 |
| II | 7971 | 198 | 401 ¹) | 336 ¹) | 8,2 | 175 | 100 ²) | 104,6 ²) | 125,3 ²) | 30,7 | 4,1 |
| III | 6766 | 184 | 291 ¹) | 237 ¹) | 8,9 | 441 | 100 ²) | 108,0 ²) | 134,3 ²) | 38,9 | 1,5 |
¹) En milionoj da zloty. ²) Zloty: Jaro 1914 = 100.
Prilaboris Halpern (Lublin)
25 jaroj de konsumkooperativa movado en Finnlando
En la jaro 1918 la progresemaj kooperativoj fondis ankaŭ propran pograndan kooperativon: Osuustukkukauppa r. l. (mallongigite OTK = pogranda kooperativo). Pro civitana milito kaj pro postmilita, nenormala tempo ĝia agado dum unuaj jaroj estis malfacila. La jena vendstatistiko montras ĝian evoluon:
| 1918 | Fmk. | 14 375 206 |
|---|---|---|
| 1919 | „ | 56 265 644 |
| 1920 | „ | 98 837 754 |
| 1921 | „ | 193 893 633 |
| 1922 | „ | 318 401 409 |
| 1923 | „ | 464 606 725 |
| 1924 | „ | 550 392 605 |
La propraj kontantaj kaj garantiaj kapitaloj estas nun 32,2 milionoj da Fmk., kaj havajbilanco de lasta jaro finiĝas per sumo de 102,9 milionoj da Fmk. Ĝi havas 8 vendkontorojn, ĉefkontoron en Helsinki.
Lokaj kooperativoj aliĝintaj al K. K. povas prezenti jenan statistikon pri sia evoluo:
| Jaro | Nombro de kooperativoj (anoj de K. K.) | Nombro de vendejoj | Nombro de anoj | Vendo Fmk. |
|---|---|---|---|---|
| 1918 | 87 | 503 | 96 216 | 146 856 915 |
| 1919 | 94 | 611 | 120 214 | 265 571 743 |
| 1920 | 106 | 744 | 143 896 | 525 846 302 |
| 1921 | 116 | 859 | 157 705 | 673 074 568 |
| 1922 | 113 | 898 | 160 618 | 735 623 401 |
| 1923 | 113 | 957 | 172 558 | 844 405 091 |
| 1924 | 110 | 1044 | 185 338 | 966 884 018 |
La statistiko montras malkreskon sole je nombro de anoj-kooperativoj de K. K. Efektive malkresko ne okazis ankaŭ en tiu rilato, ĉar multaj malgrandaj kooperativoj estas unuigitaj al fortaj distriktaj kooperativoj.
Proprajn produktejojn havis en la jaro 1918 nur 25 kooperativoj posedante 47 produktejojn kun produkta valoro de Fmk 21,3 milionoj. En la jaro 1924 jam 60 kooperativoj havis 135 produktejojn kun produkta valoro de Fmk 150,2 milionoj.
Restoraciojn havis. en la jaro 1920 18 kooperativoj kun spezo de 28,5 milionoj da fmk. En la jaro 1924 havis 38 kooperativoj 67 restoraciojn kun spezo de 48,7 milionoj da fmk.
La proprajn kapitalojn de laboristaj kooperativoj kaj evoluon de ŝparkasoj montras ĉi-suba tabelo:
| Jaro | Propraj kapitaloj de laboristaj kooperativoj | Nombro de ŝparkasoj | Ŝparoj de anaro en ŝparkasoj estis Fmk. |
|---|---|---|---|
| 1919 | 15 500 000 | 9 | 1 819 626 |
| 1920 | 20 500 000 | 30 | 11 324 229 |
| 1921 | 27 300 000 | 55 | 27 044 073 |
| 1922 | 33 300 000 | 64 | 42 475 501 |
| 1923 | 64 400 000 | ? | 70 575 761 |
| 1924 | 98 800 000 | 71 | 103 464 879 |
Manko de propraj kapitaloj estas ĉiam malfaciliginta la evoluon de laboristaj
— página 4 —
4 — SENNACIULO
konsumkooperativoj. Sed lastajn jarojn ŝparkasoj de kooperativoj multe kontentigis kapitalbezonon de kooperativoj.
Laboristaj konsumkooperativoj havas ankaŭ proprajn asekurajn instituciojn. El ili «Tulenturva» (rifuĝo kontraŭ brulo) fondita komence de 1922 akceptas je asekuro havajon de kooperativoj kaj privataj anoj de kooperativoj. La faritaj asekuroj valoras 421,9 mil. da fmk.. «Kansa» (= popolo) por vivasekurado komencis sian agadon aŭtune 1923. Ties diversaj asekuroj jam havigitaj havas valoron de ĉ. 200 milionoj da fmk.
La supraj informoj prezentitaj pri progresemaj konsumkooperativoj en Finnlando, montras kiel vaste kooperativa movado estas disvastiĝinta en la rondoj de laboristaro. Fortega estis ĝia evoluado, kaj statistikoj asertas ĝian vivkapablon. Tial ni povas lummense komenci duan 25-jaran periodon.
Vilho Salonen (1954)
P. S. Kamaradoj, kiuj eble tradukos ĉi-artikolon kaj publikigos ĝin en nacilingvaj gazetoj, estas afable petataj, sendi minimume 2 ekz. de koncernaj numeroj laŭ adreso: Vilho Salonen, Ryttylä Napiala-Finnlando.
DISKUTEJO
Rilate al la artikolo: «Vivo kaj sano de laboristoj» (S. 48)
Kun plezuro mi tralegis la artikolon «Vivo kaj sano de laboristoj» en S-ulo N-o 48 de k-do Fröding. 15 jarojn antaŭe estante preskaŭ invalido, suferante multajn malsanojn mi, spite la malpermeson de kuracistoj, ĉesis manĝi viandon de bestoj kaj fiŝoj. Post unu jaro mia sanstato pliboniĝis kaj post kelkaj jaroj mi, kvankam ne fariĝis forta, tamen jam ne estis malsana. En jaro 1919 mi ruĝarmeaniĝis. En ruĝa armeo mi estis 3 kaj duonon da jaroj ĝis 1922 (junio). La vivo de ruĝarmeanoj estis tiam sufiĉe malfacila. En ruĝa armeo mi ricevadis porcion sen viando kaj fiŝo, kiuj estis ŝanĝataj per pli granda kvanto da oleo, greno k. s. (Ĉu en ĉiuj armeoj burĝaj oni same faras?) Dum la lastaj 15 jaroj mi nur du fojojn po du semajnoj manĝis viandaĵon, kaj ambaŭ fojojn mia sano malfortiĝis. Mi pensas, ke mi ŝuldas la eblon labori nur al forigo de viando el mia nutraĵo. Do mi ne povas diri, ke mi min nutras racie. Tiu ĉi problemo (de nutrado) estas tre grava por la laboristaro (aparte en Sovetio, kie la laboristoj kun helpo de biologoj kaj kuracistoj-sovetianoj pritraktas la problemon pri racia sana vivo). Mi substrekas la vortojn kuracistoj-sovetianoj ĉar mi opinias, se eĉ en burĝaj landoj ne ĉiuj kuracistoj estas tiom monavidaj kiel pensas k-do Fröding kaj inter ili sendube estas multaj sindonaj honestaj profesiuloj, do, kompreneble en Sovetio la kuracistoj, kiuj troviĝas en tute aliaj cirkonstancoj, ne estas friponoj se estas inter ili apartaj tiaj individuoj, la societo scias kaj kontraŭbatalas ilin.
Ĉe ni la plejmulto de civitanoj estas ne nur profesiuloj, sed samtempe egalrajtaj societanoj kaj la malbonstato de ĉiu malutilas al ĉiu. Vere, nia materia kaj kultura stato estas ankoraŭ ne alta, sed ni havas la eblon senhalte kreski. Multon, tre multon ni ne scias ankoraŭ kaj ni estas tre dankemaj por ĉiu amika kamarada konsilo. Do, k-do Fröding, bonvolu konatigi nin per «Sennaciulo» pri via sperto, kiun ni senpartie pritraktos. Nuntempe la Leningrada Kooperativa Unio pritraktas la demandon de pli bona pano.
- sept. 1925. SAT-ano 1896 J. Brukson.
Lingva demando en internaciaj kongresoj
(El la artikolo de finna delegito en la Marseillea kongreso)
En la ĉeforgano de finna soc. dem. partio unu el la finnaj reprezentantoj en la kongreso de socialista internacio en Marseille skribas interalie:
Unu el la negativaj flankoj de la kongreso estas ankaŭ la nekomplete solvita lingva demando. Kiel ni scias, la internacio permesas en siaj plenkunsidoj kaj komisionoj nur uzon de tri lingvoj. Tiuj privilegiitaj lingvoj estas: angla, franca kaj germana. La nomitaj, multe disvastiĝintaj malnovaj kulturlingvoj certe estas respektindaj, sed tamen la afero estas tia ke la limigita ebleco uzi nur tiujn tri lingvojn, donas apartan preferrajtan pozicion nur al la reprezentantoj de tiuj landoj, kie oni havas la nomitajn lingvojn kiel gepatran aŭ lernejan lingvon. La reprezentantoj de aliaj landoj, kvankam ili povus, se bezone, uzi (kaj eĉ bone) tiujn fremdajn lingvojn, havas ofte ĉe la gravaj disputoj malpli oportunan pozicion, kaj tute ne pro manko de sperteco, sed ĝuste pro lingvaj malfacilaĵoj. Multaj el la kongresanoj konfesis al mi, ke ili parolus en la kongreso multe pli ofte, se ili povus uzi la nomitajn lingvojn tiel bone, kiel tiuj, kies «propraj» la lingvoj estas. Kaj ni kredas, ke ankaŭ kun pli granda memcerteco kaj sukceso.
Malkontenteco pro tia «lingva hegemonio» ekaperis ofte en la komisionoj. La svedaj kaj la danaj reprezentantoj estas uzintaj en la komisionoj sian propran lingvon dum la plej gravaj diskutoj, kaj privata interpretisto faris tuj oficialan tradukon. Kelkfoje la afero estas tiel aranĝebla, sed tio ne kapablas forigi la konvinkon, ke la preferrajta pozicio de kelkaj lingvoj donas similan pozicion al la reprezentantoj, por kiuj la lingvoj estas gepatraj. Internacia lingvo estus do laŭ la tempo tute necesa. Alie okazos tiel, ke la potenca slava mondo kaj multaj el la antaŭaj limŝtatoj de Rusio postulas por la rusa lingvo similan rajton, kiel la lingvoj de aliaj grand-ŝtatoj posedas. Tiu reformo postulus ankoraŭ pli da valora labortempo.
Sed la lingva afero havas ne nur tiun ĉi flankon, kiu koncernas certajn privilegiojn. La neceso de lingvoscio kaŭzas tion, ke fariĝas reprezentantoj de la kongresoj tiaj kamaradoj, kies instruiteco, kompetenteco, krea forto kaj kritikkapablo povas esti malpli grandaj ol la respektiva lingvoscio. Tio kaŭzas la nenormalan aperaĵon, ke en la internaciaj kongresoj kutime povas sin prezenti kaj sekvi la diskutojn nur t. n. «sinjorecaj socialistoj». La malbonaĵo kompreneble ne estas tio, ke la kamaradoj posedantaj lernejan aŭ hejmakiritan klerecon povas partopreni la kongresojn, sed tio, ke prudentaj, spertaj memlernintaj kaj marksisme bone klerigitaj laboristoj ne povas partopreni pro manko de lingvoscio, ĉar ili ne povas tiel sukcese kiel la lingvosciantoj partopreni al la internacia laborado. Tiu parto en la funkciado de la internacio estas serioza. La manko de komuna lingvo estonte efikos al la aferoj des pli negative, ju pli la funkcio de la internacio havos kontakton kun efektivaj laboristaj masoj. Sed ĝi devas ĉiamaniere alceli tian kunlaboron, ĉar finfine la profundaj tavoloj en la laboristaro kaj t. n. frontuloj kaj ĉe la fronto kleriĝintaj kaj kleriĝantaj laboristaj masoj formas en la socialista mondo la suverenan plej altan volon, kiu donas direktivojn, forton, aŭtoritaton kaj fervoron al ĉiuj organizaĵoj de la partio kaj per ili ankaŭ al la funkciado de la internacio.
Trad. 2118
Konstruu la proletan kulturon per esperanto!
Ĉiu reganta klaso havas sian kulturon. Havis sian kulturon la feŭdalismo, havas la sian kapitalismo. Sed la plej multenombra klaso ankoraŭ ne havis sian kulturon, ĉar ĝi ĝis nun ne havis la potencon.
Sed nun la proletaro havas en sia potenco unu sesonon da areo de l’ tero. En Sovetio la proletaro jam konstruas sian kulturon.
Ni, gek-doj, konstruu la internacian (pli akurate ni diru: sennaciecan. Red.) proletkulturon per esperanto!
Antaŭ ĉio ni devas havi nian vidpunkton je lingvaj demandoj, kiel diris k-do Krjukov. Ni ne timu, se tiel nomataj neŭtralaj esperantistoj nomos nin apostatoj, se ili parolos, ke ni apostatis de l’ principoj de Zamenhof. Nur ni bone memoru, ke laŭ Zamenhof la ĉefaj reguloj de esperanto estas: komprenebleco, facileco kaj simpleco. Kaj li entute ne opiniis, ke esperanto dum sia ekzistado ne ŝanĝos.
Do, ni, kamaradoj, konstruu la proletkulturon per esperanto!
Petrovski (5048)
— página 5 —
SENNACIULO — 5
EL ANGOLA
Vivo kaj moroj de indiĝenoj
III
Familia vivo — Geedziĝo
Koncerne la familian vivon, la moroj de la indiĝenoj estas ankaŭ tre malsamaj. Tiu malsameco montriĝas eĉ en unusola distrikto, kiel ekzemple en tiu el Sud-Kuanza, kiun mi nun pritraktas, sed ĝi estas rimarkebla pli multe en la detaloj ol en sia esenco mem.
La virino, ĝuanta plenan liberecon antaŭ la edziniĝo, nur ĉesas esti la ino facilinklina al voluptemo post kiam ŝi fariĝas edzino. La perdo de la virgeco ne signifas malhonoriĝon. La facileco kun kiu ŝi, dum la fraŭlineco, disponas el siaj ĉarmoj kaj disdonas siajn karesojn, ankaŭ ne malnobligas ŝin.
La familio organiziĝas sub formo de kontrakto, en kiu la virino estas la ajo akirita. La viro povas posedi tiom da virinoj, kiom lia aĉetpovo al li permesas. Tio tamen ne devas esti nomata poligamio sed kromedzineco, ĉar la edzino, la unua virino, havas superecon, aŭtoritatecon super ĉiuj ceteraj. La edzino, en sia kondiĉo de sklaveco, de ilo, eĉ ne povas manĝi kun la edzo. Edzino kaj proprajo estas vortoj preskaŭ sinonimaj; la viro estas konsiderata tiom pli riĉa, pli altgrada, kiom pli granda estas la nombro de virinoj, kiujn li posedas.
Inter la Ba-Sumbe la edzinpeto estas farita de la onklo de l’ pretendanto al la patrino kaj patrinonklo de la amindumitino. La petanto devas kunporti botelegon da vino kun laĉligita naztuko, rulpecegon da drapo kaj ses botelojn metitajn en «kinda» kiujn kovras alia naztuko. Se la donacajo estas akceptata, per tio la geedziĝo estas konsentata. En la «libata» de la fianĉo tuj estas konstruita la «kubata», en kiu la paro devas loĝi. La fianĉino estas akompanata de la onkloj al la gepatra loĝejo de la fianĉo kun rekompenca donaco el trinkajoj ankaŭ metita en «kinda» kaj kovrita per naztuko. Kaj, post la koncerna festeno interfamilia, la geedziĝo perfektiĝas.
La indiĝeno Ba-Pinda petas mem de siaj gepatroj la fraŭlinon kiun li elektis kaj, se tiuj konsentas, la geedziĝo okazas post iom nelonge kontraŭ la koncerna donacajo, kiu iam konsistis el du rulpecegoj da drapo kaj nun varias inter 30 kaj 60 eskudoj.
Ĉe la Ba-Sele, estas ankaŭ la pretendanto mem, kiu prezentas la peton, akompanata de iu parenco aŭ amiko. Sed li devas adresi sin al la plej intimaj onkloj de la belulino. Ĉi-tiuj konsultas la elektitinon kaj, se ŝi emas al edziniĝo, tuj la onkloj komunikas la fakton al siaj gepatroj, kiuj ĉiam agas laŭ la volo de tiuj siaj parencoj. Tiam la fianĉo vizitas la loĝejon de la fianĉino, kunportante donacajon el 4 metroj da drapo kaj du naztukoj, kiun li oferdonas al sia estonta bopatrino rezervinte unu el la naztukoj por ties patrino, se ŝi ankoraŭ vivas. Interkonsentinte pri la tago de la unuiĝo, la fianĉino marŝas kun ia amikino en la domon de la fianĉo, kiu sin trovas ankaŭ kun iu amiko kaj tiam okazas la unua geedziĝa festeno konsistanta nur el «funji» (kaĉo el maiza faruno — «fuba») kaj speciala manĝajo farita per folioj de fazeolo kaj palmoleo. La fianĉo ne povas eĉ tuŝi tiujn manĝajojn. Je la dua tago la festeno konsistas el spicitaj fazeoloj; je la tria, el kokino; kaj, je la kvara tago oni mortigas kaprinon, kiun la edzino donace portas kun la «funji» al siaj gepatroj. Ĉi-lastaj rekompencas ŝin per similaj manĝajoj kaj la ceremonio estas finita.
Inter la Ba-Nanu du amikoj de la fianĉo petas la fraŭlinon de ŝiaj gepatroj, por kio ili estas akompanataj de knabineto. Ili kunportas la donacajon — 4 metrojn da drapo —, kiu, se akceptite tuj estas rekompencata per la livero de la fianĉino mem. Ĉi-tiu, akompanata ankaŭ de knabineto kaj de du amikoj de l’ patro iras en la «kubata»n de l’ fianĉo, kie tuj komenciĝas la festenoj: — la unuan tagon, kokino kaj kelkaj potoj da «kimbombu» (biero el maizo); la duan, porko; la trian tagon, la kunsekvintaro de la fianĉino returnas en la hejmon de ŝiaj gepatroj kunportante porkon — donacon de la edzo al bogepatroj. Du semajnojn poste, la edzino vizitas la gepatran domon kaj returne al sia nova hejmo kunportas la rekompencon de l’donacajo — alian porkon kaj unu «kinda»n plenan je «fuba».
Por la Amboini-aj indiĝenoj la amindumado havas interesajn regulojn de ĝentileco. La fraŭlo iniciatas la konkeron petante la pipon ¹) de la preferitulino. Renkontiĝante denove kun ŝi, li petas tabakon kaj adresas al ŝi la unuajn voluptemajn madrigalojn. Se, post kelkaj tagoj, la fraŭlino ne postulas retrodonon de la pipo, la gefianĉiĝo estas konsentita, kaj li komencas vizitadi ŝian familian «kimbunda»n (dormokabano por ĉiuj fraŭlinoj de la familio). Post konsento pri la dato de la geedziĝo, li sendas al ŝia familio kelkajn amikojn kun la koncerna donacajo konsistanta el du klaftoj da drapo kaj unu botelo da brando. Tuj la fraŭlino estas alvokata antaŭ la familion por malfermi sian koron, sed la uzado postulas, ke ŝi konservu la lipojn ĉastece fermitaj . . . La botelo da brando estas tiam malŝtopata, kaj la unuan glason oni oferdonas al ŝi. Se ŝi trinkas, ŝi tiamaniere jesas, kaj tuj oni mortigas kaj kuirigas kokinon, kiu estas oferdonata al la komisiitoj, kaj komenciĝas la ĉasteca zorgemo de la fianĉino. Iom post nelonge okazas ĉe la fianĉo la geedziĝa festeno, por kio oni preparas du kokinojn, kiujn la fianĉino ne povas manĝi; ties parto estas sendata al ŝiaj gepatroj, kiuj rekompencas per kaprido. Post kelka tempo, la edzo devas plue kompensi siajn bogepatrojn, sub formo de donacajo, pro tio, kion ili nomas la manĝajoj kaj vestajoj de la filino. (Daŭrigota).
¹) Ja, la indiĝeninoj el Angola fumas tiel, kiel la viroj aŭ eble ankoraŭ pli multe. Ili uzas grandajn pipojn kaj plenigas ilin per fortega nigra tabako.
Ministraj insultoj
Francoj estas feliĉegaj havi respublikan registaron. Post jaroj dum kiuj regis la «naci-bloka» registaro, estas nun sendube dolĉe kurbiĝi sub ordonpovo de demokrata ministraro, kiu nur celas popolan feliĉon, justecon kaj egalecon, pacon kun alilandaro (? — ekz.: rigardu al Maroko . . .) kaj enlandan sociordon. Ha! tiu respekto je sociordo estas iomete dia por maldekstra-blokuloj. Unu el belaj ornamajoj de nuna registaro estas ministro por publika instruado, sinjoro de Monzie. Prijuĝu! Kaj vi diros, se la unua linio de ĉi-tiu artikoleto ne estas vera, se precipe la geinstruistoj ne estas la plej feliĉegaj . . .
En freŝdata cirkulero, sinjoro de Monzie skribas: «Kelke da instruistoj, uzantaj civitanan liberecon, kiun neniu respublika registaro rifuzos al ili, sin miksas en ĉiujn perfortojn de l’komunista propagando.»
Kaj pli malsupre, li aldonas: «Ne prezentiĝas al la penso de iu ajn, akcepti ke maldelikateco de sintenadoj aŭ dirajoj, publika kutimo de mensogo, cinika maldecemo de skribajoj aŭ sintenadoj povas akordiĝi kun la alta misio de primaria (unuagrada) instruisto».
Ankoraŭ neniam, ministro, eĉ dum periodo de subpremo, maltimis montri tiajn sugestojn kontraŭ la revoluciaj instruistoj, tiuj maldelikatuloj, tiuj mensogistoj, tiuj maldecemuloj!
«En urĝa okazo — diras la ministro al rektoroj kaj al la departementaj inspektoroj, kiel konkludo — la prefekto (departementestro) konigos al vi la instrukciojn pri la sociordo . . .»
«Estas do komplete! Painlevé-a ministraro — se ĝi daŭras iomete da tempo — sukcesos superi ĉiujn rekordojn sur la vojo de reakcio.
Glay mem — unu el la sekretarioj de l’reformista sindikato de instruistoj — opinias, ke ĉi-tiu cirkulero estas «neatendita», kaj parolas kontraŭ la malmildegeco de hierarĥio kaj la subprema politiko.
Estus pli bone konigi la nombron kaj la nomojn de geinstruistoj, kiuj, en sia lernoĉambro, politike propagandis. Nu, ĝis nun, ni konas neniun riproĉindan okazon.
Sed franca instruistaro revolucia estas plene informita. Ĝin oni ne indulgos . . . La registaro de maldekstra bloko, kiu havis en sia programo — antaŭ lasta voĉdono! — la opiniliberecon por la ŝtatoficistoj, tuj akceptos la prirespondon de l’komenco de oficiala cirkulero de unu el la antaŭuloj de sinjoro de Monzie: «Dum sia publika vivo, neniam ŝtatoficisto estas liberigita el siaj profesiaj devoj kaj el obeemo kontraŭ siaj superuloj».
Via ekscelenca moŝto, ni ne respondos al viaj insultoj per insultoj. Nia maldelikateco, nia cinika sentemeco malpermesas tion al ni. Johano 1771.
— página 6 —
6 — SENNACIULO
KRONIKO
Germanio
La 27. sept. 1925 okazis en Bertsdorf bone vizitata konferenco. Ĉeestis delegitoj el Seifhennersdorf, Großschönaŭ, Bertsdorf, Sommeraŭ, Reichenaŭ kaj Zittaŭ. Waltersdorf sendis skrib. rap. Kursoj laŭ rekta metodo estas malfermitaj en Seifhennersdorf (19 gek-anoj) kaj en Olbersdorf (28 gek-anoj) gvid. k-do Scherbaum. Krom tio okazas kursoj novaj laŭ lernolibroj en Seifhennersdorf (14 gek-anoj), Leutersdorf (25), Sommeraŭ (6), Zittaŭ (55). K-do Lehmann, Dresdeno, raportis pri nia V. kongreso tre detale kaj entuziasmige. Pri organizafero ekiĝis vigla diskutado. K-doj Lehmann, Scherbaum kaj Guhr proponis ke ĉiu distriktano aniĝu al SAT kaj el ĉiu grupo po unu k-do al LEA. La klariga raporto de k-do Scherbaŭm pri SAT estis preskaŭ unuanime aprobita. «Preskaŭ» pro tio, ĉar la Zittaŭa grupo eksiĝis el nia SAT distrikto por aniĝi al LEA. Nia celo restu: Esperanto en la servon por la proletaro. La konferenco decidis postuli eksigon de iamaj gekamaradoj ĉe SAT kaj LEA: ĉar ili nur malhelpas nian movadon. Malgraŭ tia malĝoja afero, nia distrikto nun progresas, precipe, ni atingis nian deziron, ke ĉiu distriktano aniĝos al nia sola necesega organizajo SAT.
H. Scherbaŭm 1378. Artur Guhr 4247
Britio
Manchester. 29. aŭgusto 1925. Okazis la unua konferenco de SAT-anoj en Britio. Post kantado «Ruĝa Marŝo» gvidita de k-ino Dunn la grupestro k-do Frank Elder, bonveniganta la anojn malfermis konferencon. Urboj reprezentiĝis jenaj: Manchester, Altrincham, Salford, Handforth, Nelson, Batley, Sheffield, Liverpool. Estis elektitaj: prezidanto k-do Burden (el Batley), sekretario k-dino France, Manchester.
Post raporto pri stariĝo de SAT-grupoj en Britio kaj pri cirkonstancoj rilate la nunan entreprenon, la sekvantaj punktoj rezultis jenon;
Pri konferenco mem: Ĉu ni akceptu? jes — pri titolo: konferenco de SAT-anoj en Britio — pri celo: unuigi SAT-anojn disvastigi propagandon de SAT en granda Britio — pri kunveno: Ĉu ni kunvenu jare? jes — pri necesa konsilantaro kaj elektitaj per baloto. Elektiĝis 6 anoj, nome:
Gek-doj Spiller, London; France, Manchester; Elder, Manchester; Burden, Batley; Starr, London; Limouzin, London.
Rezulucioj
Nur el la plej gravaj, mi citu la plej esencajn punktojn:
- Proklamite ke ni, la SAT-anoj ĉeestantaj la unuan konferencon de SAT-anoj en Britio, elkore aprobas la laŭ grup- kaj laŭ tendencan organizformon. Okazis varma diskutado. Prezidanto opiniis ke, ĉar kongreso (Wien) ne ŝanĝis statuton, nia konferenco ne povas akcepti.
Sekretariino sugestis akcepton kiel rekomendon al proksima kongreso.
K-do Roberts referis al samdevena rezolucio n-o 2, dirante la dua kontraŭas, eĉ mortigas la unuan sekve, tuj oni analizis ambaŭ.
Pri SAT kaj naciaj prolet. asocioj.
- Pro tio ke SAT bazigas kaj funkcias laŭ mondskalo ni, la SAT-anoj ĉeestantaj la unuan jarkonferencon de SAT-anoj en Britio malaprobas al la naciaj asociaj prolet. espistoj kaj konsilas al SAT-anoj ĉie ke ili apogu sole al SAT ĉu morale ĉu monrimede.
Ambaŭ rezolucioj perdiĝis.
Rezolucio ke SAT-organizu studkursojn sub propraj aŭspicioj cele varba propagando — akceptiĝis.
Pri informaparato:
Propono ke ni elektu k-dinon Limouzin kiel ĝenerala oficiala raportantino por nia SAT-organizajo — aprobiĝis.
K-do Frank Elder dece dankis al prezidanto kaj aliurbaj ĉe-estantoj kiuj helpis al ni fari grandsukcesan konferencon, kiun li fermis, kune kantantaj «La Internacio». Beatrice L. France (Sek.).
Rusio
Stalingrad. Inter la geinstruista alilanda delegitaro, traveturinta la urbon 15. sept. estis SAT-ano k-do E. Françon, kiun renkontis kaj salutis prezidanto de loka grupo. La interparolo montris unuecon de l’ SAT-spirito inter diverslandaj SAT-anoj kaj ankaŭ praktikan uzeblecon de Esperanto por unuigo de l’ tutmonda proletariaro. Ankoraŭ saluton kaj bondeziron al k-do Françon kaj ankaŭ al Lyona SAT-grupo, kies membro li estas! 2148.
La 2. ĉi-jara SAT-Konferenco de Rejnlando kaj Vestfalio
okazis la 27. septembro 2½—6½ horo posttagmeze en popoldomo, Severinstrato en Köln, sub prezido de k-doj: Remers (Düsseldorf) kaj Cierpka (Köln). Ĉeestis ĉ. 80 gek-doj el diversaj rejnlandaj-vestfaliaj urboj. Ŝvabaj gesatanoj estis salutintaj telegrame nian konferencon kaj dezirintaj fruktodonan sukceson. Al ili nian koran dankon.
K-do Remers malfermis la konferencon esprimante sian bedaŭron, ke la invitita belga k-do L. Bergiers ne povis veni por referati pro manko da libertempo.
K-do Schmitz (Solingen) raportis pri la Viena SAT-kongreso.
K-do Ŝtankeviĉ (el Bulgario, nun en Niedermerz ap. Jülich) referatis en scienca kaj interesa parolado pri la kulturtaskoj de l’ SAT-anaro. Interalie li diris: Dum la evoluo de l’ klasbatalo samtempe ankaŭ la spirita progreso de la laborklaso senhalte marŝas. SAT estu la elito el la kulturorganizajoj laboristaj. En ĝi ni eduku nin mem al pleja klaskonscio kaj sennaciismo. Ni estu SAT-anoj ne nur kun la jarlibro en la manoj aŭ por vidi unu la alian; ni laboru por niaj idealoj! Ni estu veraj SAT-anoj!
K-do v. d. Heid (Dortmund) kompletigante: Ni parolas pri kulturlaboro sidante antaŭ glaso da biero kaj en aero grizega pro nikotinfumo. Jen kampo, sur kiu ni komencu plenumi niajn plej urĝajn kulturtaskojn.
K-do Petersen (Köln): Laŭ mia opinio la teruraj sekvoj de alkoholismo kaj nikotinismo radikas en troa manko de memdisciplino. Ni eduku nin mem kaj niajn samklasanojn al pleja memdisciplino. Cetere, la plejmulto da abstinenculoj jam estas kaptata de la ftiza malsano (tuberkulozo aŭ a.).
K-do Schwenk (Essen): Abstinenco estas problemo ĉefe por la junularo. Ni komencu kaj ne paroladu sidante antaŭ plena glaso. Ni estas abstinenculoj, ĉar ni estas veraj laboristoj.
K-do Burger (Essen): Laŭ mia opinio alkoholo kaj nikotino estas venenoj por la cerboj de la laboristaro.
K-do Remers: Ni ne forgesu k-don Ŝtankeviĉ.
K-do Petersen: K-do Ŝtankeviĉ diris, ke SAT estas kolektiva organizajo. Rigardu Eld. Fakon; ĝi vendas akciojn. Oni povas aĉeti tiom multe kiom oni volas havi (se oni havas monon). Ĉu ĉi-agmaniero ne estas kapitalisma?
K-do Remers: Estas vere, ke Eld. Fako vendas akciojn. Sed alimaniere la eldonado de libroj ktp. estas neebla. Mi memorigas pri aliaj laboristaj konsum-kooperativoj; ankaŭ ili havigas al si la monon necesan per akcioj.
K-do v. d. Heid referatis pri la problemo: Ĉu SAT-ano devas esti ano de nacia lab.-esp-a organizajo? Ni scias, kion SAT celas. Sed kion LEA (Lab. Esp. Asocio germl.) kiel nacia asocio celas? Ĝi volas propagandi Esp-on inter la germana laboristaro. SAT ne povas preni sur sin tian laboron. En nacia organizajo la lernanto estu edukata, por ke li fariĝu poste vera sennaciulo kaj SAT-ano. Ni estu singardaj kaj ne konstruu grandan organizajon tute putran. Ni ankoraŭ bezonas la naciajn organizajojn kaj ili estos superfluaj nur ti-kiam Esp-o estos enkondukata en la popollernejojn.
K-do Ziele (Solingen): Aŭ mizera vivstato aŭ senlaboreco ofte malpermesas al laboristo kotizi du organizajojn.
K-do Remers: K-do v. d. Heid certe respondos: trinku glason da biero malpli ol kutime.
K-do Ŝtankeviĉ: Ankaŭ mi akceptus la proponon de k-do v. d. Heid; sed ni ne povas devigi la k-dojn aliĝi.
— página 7 —
SENNACIULO — 7
K-do Welter (Köln): Ni ja ankaŭ bone povas propagandi per tradukajoj el niaj SAT-gazetoj.
K-do Schwenk: Ni devas atenti ankaŭ la lokajn cirkonstancojn. En nia urbo la plejmulto da Esp-istoj estas senlabora. Pro tio SAT devas akcepti ankaŭ aspirantajn membrojn.
K-do Petersen: SAT jam faris porpropagandan laboron. Mi nur memorigu pri Petro (internacia lernlibro). Cetere la koro de l’ propagando estas la grupa vivo. Ni persone propagandu kaj interrilatu kun la redaktejoj de nacilingvaj gazetoj.
K-do v. d. Heid: (finparolo) La kotizo (pomonata) estas 0.25 g. mk: — LEA liveras al membroj gazeton senkoste. Ĉu ni povas propagandi sole per SAT-jarlibro? Kio estas 3½ mil da membroj? Ni devas montri masojn. Kaj ni devas havi ankaŭ materialon porpropagandan. La etaj grupoj kaj la soluloj nesciantaj ion pri SAT ne povas propagandi pro manko de mono. LEA liveras al ili la materialon. Kaj ni devas havi nacilingvan presservon. Artikoloj plejofte flugas en paperkorbon. Sed se organizajo prezentas artikolon, la bildo certe havas tute alian koloron. SAT kaj la naciaj organizajoj celas la samon sed devas iri diversajn vojojn. Ni eniru la naciajn organizajojn kaj tie ni varbu por SAT. Ni iru tien, kie estas nia sango kaj nia karno. Kaj koncerne la kotizon mi scias bonan fonton, el kiu ni povas preni la monon necesan por kotizi: ĉu ĉiuj k-doj plendantaj pri manko de mono jam eksiĝis el la eklezio? — — — SAT kresku kaj nia spirita evoluo marŝu!
Diversajoj:
K-do v. d. Heid: Estus dezirinde, ke ni regule okazigu niajn venontajn konferencojn kaj sufiĉe frutempe fiksu la daton de l’ kunveno por povi sufiĉe prepari ĝin.
Essen-a SAT-anaro okazigos venontan konferencon en sia urbo. Ĝi samtempe okazigos ekspozicion poresperantan, kaj petas la helpon de l’ gek-doj por sukcesigi ĝin. Dato: meze de januaro 1926.
[REKLAMO p.7 | 36,21,61,38] Redakcio de ĉiumonata studenta jurnalo „Ruĝa Standardo» Чырвоны Сьцяг[?] petas ĉiulandajn studentojn partopreni en ĝi sendante artikolojn kaj artikoletojn pri demandoj de supera lernejo kaj pri vivo de studentaro. Ankaŭ tradukoj el gazetoj pri studentaro de Sovet-Unio kaj Blankrusio. Adreso: Sovet-Unio, Blankrusio Minsk, Poŝtkesto 33. Al redakcio de studenta jurnalo «Cyrvony Stjag».
K-do Petersen: Ĉu SAT-ana Esp-o-instruanto rajtas postuli monon. En Köln fakte ankaŭ la lab. lernantoj devas pagi por kurso (8 g. mk.), SAT ja ankaŭ salajras 2 oficistojn.
K-do v. d. Heid: La salajrataj 2 oficistoj devas labori dumtage por nia afero. Por ilia dumtaga laboro ili devas esti salajrataj, ĉar ili ja ne povas labori aliel. Sed ili ankaŭ ĉiuvespere laboras senpage ĉu en la grupoj ĉu por propagandi ktp. — En Dortmund mi kapablis interesigi por nia afero ĉ. 150 lernontojn. Se mi nun postulus monon, do certe ne pli ol 10 laboristoj volus lerni la lingvon. Vi povas postuli monon, sed: ĉu nia movado gajnos pro tia agmaniero?
K-do Petersen: Ĉiu laboro meritas esti rekompencata. Kaj la mono bone povas esti uzata por grupelspezoj ktp.
K-dino Adrian (Köln): 8 mk. ja ne estas ega sumo. Kaj se laboristo serioze deziras lerni la lingvon, li ankaŭ havas la monon.
K-do Burger: En Essen estas neeble postuli monon pro ega mizero kaj senlaboreco. Kaj ĝuste la senlaboruloj havas sufiĉe da tempo por lerni. Ĉu ni nun postulu monon?
K-do Petersen: Ili ja povas pagi laŭpove.
K-do v. d. Heid: admonas nin ĝuste prononci. Ekz.: oj ne estas ö kaj aj ne estas ee.
Ni fine kantis «Internacion» kaj «Fratoj al sun’, liberecon!» L. Heinrichs (4167).
Je memoro de la 400jara datreveno de l’ kampulbatalo apud Böblingen 1525
Je la 19. julio 1925 la sindikat-kartelo de Böblingen solenis ĉi-datrevenon per granda demonstracio; ĉeestis 18 veturiloj montrantaj scenojn el tiu epoko, interalie, la ŝlosil-transdonadon de Breitschwert, la bruligon de Nonnenmaher, scenon kun kaptitaj kampuloj, kaj ornamitan veturilon kun laboristoj kaj etkampuloj sub la signo
falĉilo kaj martelo.
Aŭskultu, kia estajo tio estas?
Multekosteco, pezaj ŝarĝoj premas teren la kampulon kaj «simplan viron».
Aŭskultu, kia estajo tio estas?
De pastrar’ kaj nobelar’ ni resaniĝi ne povas! — Ĉi signalparolo de la Bundŝu ¹) — ribeluloj el la Nigra arbaro estas ĉiuloke la profunda ĝemo de la subpremata popolo. Oni skribas 1525 p. Kr.
Jam de longe estas malaperinta ĉi-epoko, kiam la kampulo de la pra-epoko, ne konanta parazitajn suverenojn, trapasis la arbaron, puŝante la ŝtonpinton de la lanco en la koron de ĉasbesto aŭ frakasis al ĝi la kapon per la ŝtona hakilo kaj, dankante al la ĉasdio, ĝuis la sukceson de sia laboro en la familia unuiĝo. 4000 jaroj jam forpasis dume. Hodiaŭ nur la grandsinjoroj kun granda monujo kaj ekleziuloj havas la privilegion je la ĉasa ĝuo. La kampulo ĝin devas toleri, kiam la aproj el la Nigra arbaro aŭ Schönbuch ¹) invadas liajn kampojn, dezertigas ilin, detruas dum unu nokto la tutan dumjaran laboron de la kampulo. Bonvole estis konsentite antaŭ jardeko, ke la kampulo povu forpeli la birdojn el sia vinberejo, sed nur per pajlpupoj kaj — huŝ, huŝ! ²) Promesite estis ankaŭ, ke ne plu tiom da ĉasbestoj povu plimultiĝi, t. e. ke la konsisto de la ĉasbestoj plimalgrandiĝu, sed pri tio la grandsinjoroj tute ne sin ĝenas: la malutilajn ĉasbestojn pafi aŭ ĉasi ne estas permesite al la kampulo. Sed por la sinjoroj nutri kaj flegi la ĉashundojn estas al li diktite. Ve, kiam iafoje tia ĉashundo mortaĉas, la kampulo estas kulpa, li estas respondigata pro tio. For estas tiu epoko, dum kiu la paŝtisto de la tribo paŝtis la komunan brutaron sur la paŝtejo, la tribo komune mastrumis la kamparon, supren al la altajo portis la rikolt-provizon por la dumvintra sezono, por en la blokdomo festeni de aŭtuno ĝis printempo ĉe la rikoltajoj de la komuna dumsomera laboro kaj ĝojigi Wotan ³) per riĉa oferado. 2000—500 a. Kr. Hodiaŭ, 1525, sur tiu altajo troviĝas la kampurbeto Böblingen ⁴).
La sinjoroj venas! — Kampulmizero! En la jaro 496 estas venkitaj la Alemanoj de la Frankoj. Kun la ekspluatado kaj subpremado la Frankoj alportas — kiel la Romanoj — ankaŭ Kriston, la kristan religion, ĉar ankaŭ ili ekvidis en la Kristana doktrino la plej bonan stultigilon por humiligi la ĝis nun ankoraŭ idolan kampulon. Ni nun trovas ĉi tie riĉajn nobelulojn, la princan vogton ¹), eklezi-kanonikojn, kiuj ĉiuj elsuĉas la en malvastaj domoj loĝantan „simplan viron» kaj kampulon. Centoj da kaptiloj minacas la «simplulon» ĉiupaŝe, la grandsinjoroj estas farintaj paragrafojn, tiom, ke ilia malatento tute ne estis evitebla. Pagu, kampulo! pagu, mizera metiulo. La grandsinjoroj bezonas monon. Se vi ne povas pagi, tiam vin jetas la juĝeja servisto en la «verdan turon», kiu kune kun la kastelo vin ĉiuhore alvokas: Vi estas servutulo, la libereco de viaj prauloj estas for.
Tiel, kiel en kaj ĉirkaŭ Böblingen, estas ĉie la sama fakto. Ne senmotive demandis tiam la kampulo de 1525:
Kiam Adamo fosis kaj Evo ŝpinis,
Kie do tiam pastraĉ’ kaj nobelo estis?
Aŭ alia:
La kampul’ je la loko de bovo estas,
Nur ke kornojn li ne havas.
La eklezio havas bonan stomakon, episkopoj, abatoj havas sian korton, manĝegas, drinkegas, diboĉas kun belaj vestajoj, luksaj domoj k. t. p., — ĉio, kion ili estis vidantaj ĉe la papa kortego, estas multekosta, — kiu ĝin pagu? La kampularo, la tiama proletaro. (Daŭrigota.)
Kompilis: H. N. (511).
¹) Bundschuh (elp. Bundŝu’), organizajo fondita 1493 en Alzaco.
¹) Regionoj en suda Germanio. ²) Interjekcio incita. ³) Elparolu: Votan = antikva germana dio. ⁴) Urbeto proksime de Stuttgart (elp. Beblingen).
¹) Elparolu: fogto = kuratoro, sed pritaktante mezepokajon germanan, ĝi pli precize esprimas la mezepokan karakteron.
— página 8 —
SUPLEMENTA PAĜO AL «SENNACIULO» N-o 3 — 15. OKT. 1925
LA LERNANTO
Kapitalismo, Militarismo kaj Religio estas la Triunueco kiu subpremas Proletarion
PRINCINO
De Tom Anderson
Tre malmultaj el vi geknaboj havis la okazon vidi veran princinon. Vi ĉiuj aŭdis pri ili en viaj fabellibroj.
«Ho princino», knabineto ekkriis; «ŝi estas mirinda; ŝi estas bela. Ĉu ŝi estas feino? De kia mondo ŝi venas? Ho se mi nur povus vidi princinon, estus tiel belete.»
Knabineto, knabineto, princino same kiel princo, reĝo aŭ reĝino, lordo aŭ lordino, duko aŭ dukino, barono aŭ baronino, markizo aŭ markizino, estas parazitoj laŭ la sklavec-tradicio je la mensoj de «la ligno-hakistoj kaj akvo-ĉerpistoj».
Princino ne estas feino; ŝi ne estas mirinda, nek estas ŝi bela; ŝi ne estas farita el pura oro. Se ne pro ŝia bela vestajo, oni povus erari ke ŝi estas lavistino. Ŝi havas belajn vestajojn, centojn da vestoj, botoj kaj ŝuoj, bluzoj kaj ĉapeloj. Ŝi havas pli da tiuj objektoj dum unu mallonga sezono ol ĉiuj knabinoj en ĉi tiu lernejo havos dum sia tuta vivo. Ŝi havas mirindajn perlajn kolringojn, kiuj valoras milojn kaj milojn da sterlingoj. Ŝi havas sur siaj fingroj ringojn kiuj ekbriletas kiel steloj; ŝia subvestajo kostas pli ol tiu de mil laboristinoj. Ŝi havas ĉiujn tiujn ajojn ĉar ŝi estas princino, kaj princino estas nur parazitino. Ŝi havas grandan nombron da gesklavoj por sekvi ŝin, kaj tiuj malfeliĉaj gesklavoj estas nomitaj superaj gesklavoj pro la alta honoro sekvadi princinon. Ili lavas kaj vestas ŝin, deprenas ŝian vestajon kaj metas ŝin en la liton; ili faras ĉion por ŝi kvazaŭ ŝi estus infaneto novnaskita. Ili manĝigas ŝin kaj staras apud ŝi ĝis ŝi estas fininta, kaj ĉiu deziro de la princino estas plenumata tuj. Se la princino levas sian manon kaj signas sklavon, la sklavo rapidegas al ŝi tuj. Se la princino estas malsana, la plej lertaj doktoroj estas vokataj; ĉiuj grandaj gazetoj en la lando proklamas depeŝe al la plej malproksimaj partoj de la mondo. Kiam ajn la princino ridas ili fotografas ŝin. La princino parolas al malriĉa virino kies edzo estis mortigita en la milito. La princino prenas etulon en siajn brakojn en unu el la ŝirmejoj por la senhejmaj. Kiam la princino edziniĝas estas bezonataj 15 pastroj por edzinigi ŝin; la stratoj kiujn ŝi preterpasos estas ornamitaj. Festo estas proklamita por la infanoj de la sklavaro por ke iliaj cerbetoj estu impresitaj per la grandeco de princino; ĉiuj grandaj homoj de la lando ĉeestas la geedziĝon. Ĝi estas granda kaj mirinda afero; tiel granda kaj mirinda ke ĝi igas la sklavojn forgesi iliajn malriĉecon kaj mizeron, kaj ili enviciĝas sur la vojo en siaj ĉifonoj kaj mizereco ekbruadante, «Ĝojon kaj feliĉecon al la princino», kaj la princino ridas.
Nenia miro! Ĝi estas grandega ŝerco. Ĉiuj homoj ĉe la granda ceremonio ridas pro la malfeliĉaj sklavoj, pro ilia infansimila naiveco.
La sklavoj rerampas en siajn hejmojn, kaj iliaj pastroj diras al ili ke tio estas la volo de dio kaj la sklavoj estas kontentaj.
El la angla trad. Ida Rosenthal.
Ĉiu havas sian guston
(Fablo de Demjan la Malriĉulo)
Dum la printempa tago varma
Kaj belega
Ĉevalo ia kun la pork’
Sufiĉe malpurega
En korto promenadis
Por profito
Kaj la gazeton forjetitan
Okaze en angulo ili trovis.
Ĉevalo legi iom povis
Kaj por la kara amiketo
Jen kion ĝi komencis legi
En gazeto:
«Sufiĉe ni toleris perfortadon,
Malsaton kaj senhontan
Insultadon
Kaj unu nun por trovi al liber’
Vojeton: . . .»
— «Do ĉesu! Interrompis pork’
Jen trovis vi . . . «gazeton».
Ĝi estas tute plenigita
Per ia
Abomena Sensencajo,
Sed pri plej inda en la mond’
En ĝi nenio
Skribita estas pri la rubo
Kaj la kuirejrestajo!»
Tradukis el rusa P. Aleksandrov.
La konsekvenca knabo
Sao
Sur larĝajn stratojn falis la sunradioj. Ĉio estas bone prizorgita ĉi tie, ĉar estas tiu urbparto, en kiu loĝas la riĉuloj, kaj ili pagas pli multe da impostoj ol la malpli riĉaj homoj. Oni almenaŭ diris al ni tiel jam en la lernejo. Sanaj infanoj ludis ĉie, kaj jen multaj knaboj marŝe alproksimiĝis, vestitaj kvazaŭ soldatoj. La manetoj tenis pafilon kaj la sabroj, kiuj pendis ĉe la maldekstra flanko, ĉiam laŭtakte moviĝis tien kaj reen. Forte sonis malnova soldatkanto: «soldata vivo, plej bela vivo». La plenaĝuloj, evidente la gepatroj rigardis, ridis sate — «jes, niaj infanoj». Iom flanke staris ĉifone vestita knabeto. Pala estis la vizaĝo. El la laborista kvartalo li venis pro la bela vetero. Trankvile li rigardis la ludadon kaj ĝuste tiam, kiam la plej granda el la ludantaj knaboj kriis: «Ekpafu!» li vidis per siaj spiritaj okuloj jenan bildon: milito furiozis, multaj homoj mortis. Ankaŭ la patro batalis, ĉar la «sankta patrio» ja estis endanĝerigita. Longtempe li forestis, ĝis subite li venis, viziti sian familion. Ho, kia ĝojo! La patrino pro emocio eĉ ne povis paroli. Kiel fieris Otto (tio estas la nomo de la knabo) vidante la patron kiu portis sabron, pafilon kaj sur la kapo kaskon. Kaj la patro ĉion klarigis al Otto, jen, kiamaniere ŝargi la pafilon, tiel ekpafi, denove ŝargi kaj konstante ŝargi — ekpafi, ŝargi — ekpafi. Kiel brilis la okuloj de Otto! Kiom ĝojis la patro! Nur la patrino subite strange silentiĝis. Otto rigardis ŝin kaj — rimarkis ŝian palan vizaĝon, trans kiu malsuprenrulis grandaj larmoj — malrapide. Otto ektimis. Nun ankaŭ la patro atentiĝis kaj rigardis sian edzinon. Kun energia manmovo li formetis la pafilon, prenante la manojn de la patrino: «Ne ploru», li diris «ne ploru — ja devas esti tio, sed mi ne plu montros al Otto», kaj post mallonga paŭzo li aldonis: «Ja devas esti». — Profunde ĝemis la patrino: „Ne devas esti tio» —
Tiun bildon tutklare Otto vidis nun, rigardante la ludantajn knabojn, kaj li pensis: «devas esti», — eble la patro pravas. Sed «ne devas esti» diris la patrino. Tute klara mi ne estas, sed ludi kvazaŭ soldato, imiti soldatan vivon — mi ne volas.
Jen — instruo de malgranda knabo.
Po dudek en la vico . . .
Kunlaboranto de la Nov-Jorka gazeto «Tribüne» skribas:
Estu marŝantaj antaŭ niaj spiritaj okuloj la dummilite mortigitoj de Britio trans la Fifth Avenue ¹). Ĉi pretermarŝo diras pli al ni ol ciferoj:
Ili ekmarŝus antaŭ tagiĝo po dudek en la vico. Ili marŝadus ĝis la sun-subiro . . . kaj la sekvantan kaj postsekvantan tagon. Dek tagojn pretermarŝadus la britaj mortigitoj. La dekunu sekvantajn tagojn sekvus la francaj. La rusoj bezonus kvin semajnojn. Du kaj duonon da monatoj daŭrus la pretermarŝo de la mortigitoj el la „aliancaj» ŝtatoj. La mortigitoj de la «centraj» regnoj bezonus pli ol ses semajnojn por pretermarŝi.
Tiel pretermarŝadus ti-kiuj mortfalis dum la milito en la daŭro de kvar monatoj po dudek en la vico trans la kvina aleo . . .
(El la Züricha jurnalo «Neniam plu milito»).
Kortegano.
¹) Elp. fifd évenju = kvina aleo, fi-famkonata ĉefstrato en Nov-Jorko, kiun enloĝas ĉefe la grandaj financulo de Usono. Trad.
PRESEJO: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG (GERMANIO)
← Tramo anterior · Tramo siguiente →
Leer en:
