Sennaciulo, n.º 289-306 (abril-agosto de 1930)

Los números 289 a 306 de Sennaciulo, el periódico de SAT, transcritos enteros (17 números). Qué es la revista, de dónde viene el texto y cómo se ha hecho: en la página de la colección.

Transcripción automática, no oficial: para citar algo, compáralo con el escaneo de cada número. Si alguien que tenga los derechos quiere que la retiremos, díganoslo y la retiramos.

← Tramo anterior · Tramo siguiente →

N.º 289, 17 de abril de 1930

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

6-a Jaro. N-o 289 — APERAS SEMAJNE — Leipzig, 17./4. 1930

[BILDO p.1 | 43,4,57,11] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Kolmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

LA HOMO KAJ LA MAŜINO

Strangaj diskutadoj persiste daŭras en nia epoko inter amikoj k kontraŭuloj de la maŝino. Oni kredas revi: ĉu do ekzistas homoj, kiuj kontraŭstaras al la teknika progreso, al la aplikado de ilaro pli k pli perfektigata, al la pliiĝo de l’ homa povo en la luktado kontraŭ la naturo? Ĉu necesas defendi la maŝinon?

Antaŭ unu jarcento, proletaro pelita en malesperon, ankoraŭ nekonscia pri sia historia misio, fordonis sin al agoj de vandalismo kontraŭ la unuaj maŝinoj. La tempoj ŝanĝiĝis. Karlo Marks mem instruis al la laborista movado, ke la vojo al ĝia liberiĝo devas pasi tra la pli k pli giganta disvolviĝo de l’ produktofortoj.

Oni renkontas hodiaŭ la reziston kontraŭ la maŝinismo nur en postrestintaj landoj, kie laborista klaso naskiĝanta klopodas por la unua fojo, per primitivaj metodoj, ekfari batalojn kontraŭ la fortoj, kiuj ĝin premegas, k en Eŭropo, ĉe iuj tielnomataj revoluciaj sektoj, kiuj inspiriĝas, en sia batalo, per principoj perdintaj sian ekzistorajton.

Tiel la ĉiniaj kulioj, minacataj en sia ekzisto per la modernaj transportiloj, ekkomencis, en pasinta oktobro, amasan atakon kontraŭ la Pekinaj tramvojoj.

“De la unuaj vesperaj horoj de l’ 23. oktobro, skribis la ĵurnaloj, dudek mil rikŝoj¹, kiuj plenigas la stratojn de l’ ĉefurbo, malaperis el la trafiko, kiel laŭ la ekfrapo de magia bastoneto. Ioman tempon poste, fortaj hordoj de kulioj atakis samtempe la tramvojon en pluraj kvartaloj, k devigınte la vojaĝantojn forlasi la veturilojn, frakasis ilin en mil pecojn. La polico, senpova, ne povis interveni k oni devis alvoki la soldataron kazernigitan en la ĉirkaŭo de l’ urbo. Ĉi tiu povis restarigi la ordon dum la paso de l’ nokto.

¹ Duradaj veturiletoj, kiujn trenas la kulioj.

[BILDO p.1 | 36,45,63,78] Nigra-blanka desegnaĵo: dikaj ĉenoj kaj ŝtalaj traboj de kranego, kun ponto kaj konstruaĵoj en la fono. Subskribo: «Desegno de Marco Eilfa [?].»

“La tramvoja kompanio perdis preskaŭ sian tutan materialon en funkciado troviĝantan. La ekonomiaj malfaciloj, kiuj furiozas nuntempe en norda Ĉinio, kontraŭmetiĝas al la restarigo de l’ trafiko.“

En Ĉinio tiaj agoj kompreniĝas facile. La laborista klaso de tiu vasta imperio devas ankoraŭ lerni, ke la socialismo povas estiĝi nur el potence disvolvita industria civilizo, k ke nova sociordo estas neeble konstruebla per brak-ĉaretoj k ventmueliloj.

Tial la demando: por aŭ kontraŭ la maŝino? ne povas mem metiĝi por adepto de l’ scienca socialismo. Kaj oni devas nenion scii pri la laborista movado, ĝiaj celoj k aspiroj, por esti tentata defendi la maŝinon kontraŭ la supozita socialista vandalismo.

La maŝino “per si mem“ estas nek bona nek malbona. Ĝi entenas samtempe ĉiujn virtojn k ĉiujn malvirtojn: laŭ la strukturo de l’ socio, kiu ĝin aplikas, ĝi povas esti liberigilo aŭ plago por la homaro.

Kion kondamnas la scienca socialismo, tio ne estas la maŝino, sed la kapitalista uzo de l’ maŝino. Kion ĝi postulas, tio ne estas la ekstermo al la maŝinoj, sed ilia utiligo ĉe la organizita socio profite je la kolektivo.

Hodiaŭ, la maŝino funkcianta kiel kapitalo, praktikas sian diktaturon sur la laborulan homaron. Aplikata por pligrandigi la profiton k ne por pliigi la bonstaton de l’ amaso, ĝi ĵetas la laboristojn en la senlaborecon, plimalvalorigas ilian kvalifikon k malaltigas la salajron rilate al la profito. La usonaj statistikoj liveras pri tio elokventan ateston. El tirano, la socialismo intencas transformi la maŝinon en sklavon. Ĝi volas, ke la malpliiĝo de l’ homa penado, realigata per la mekanika forto, servu por pliigi la bonstaton de ĉiuj, k ne por pligrandigi la profitojn de malplimulto el plutokratoj.

La maŝino k la socialismo

Estas fakto, pri kiu oni ne povus tro insisti por evidentigi la superecon de l’ socialismo super la ekzistanta ordo: la plivastigita eblo apliki maŝin-

— página 2 —

326 SENNACIULO

ojn k limigi la homan penadon per la mekanika forto.

Malgranda kalkulo, por ĉiuj konceptebla, permesos kompreni, ke iuj multekostaj maŝinoj, kies desegnoj hodiaŭ estas forkaŝitaj en la tirkestoj de malsatantaj inventintoj, estus plene profitigaj en socialisma ekonomio. Certe, ni scias, ke la moderna kapitalismo, kies “putriĝon“ jam proklamas iuj devojigitaj cerboj, disvolvas hodiaŭ pli ol iam la produktofortojn. Sed ni intencas demonstri, ke socialisma socio estus kapabla disvolvi ilin multe pli rapide ankoraŭ.

Estas evidente, ke maŝino povas utili nur, se ĝi mallongigas la tempon necesan por la fabrikado de objekto. Neniu konsentus anstataŭi malmultekostan ilon per malsimpla maŝino, se la necesa tempo por produkti iun aĵon, aŭ la produktokosto troviĝus per tio plialtigitaj. En iuj specialaj kazoj, kiam temas pri escepte penigaj aŭ naŭzaj laboroj, socialisma socio enkondukus sendube maŝinojn, eĉ kiam ilia aplikado ne pruviĝus profitiga. Sed laŭ ĝenerala regulo, la eblo utiligi novan maŝinon dependas de l’ ŝparo, kiun ĝi realigas.

Ni supozu, ke la fabrikado de ilo necesigas 100 laborhorojn k ke ĝia rezistoforto permesas produkti per ĝi 25 objektojn, antaŭ ol ĝi estos eluzita k devos esti anstataŭata per alia. Por fabriki unu el tiuj 25 objektoj, necesas labori 36 horojn per nia ilo. La labortempo postulata por la produktado de l’ objekto estos do 36 horoj plus 4 horoj (dudek-kvinono de l’ tempo, kiun bezonas la fabrikado de l’ ilo).

Maŝino anstataŭanta la ilon ebligus limigi la labortempon de 36 ĝis 24 horoj. Ĉu la maŝino estus utila? Ĝi ŝparas 12 laborhorojn; sed se ĝia konstruo kostas pli ol ĝi ŝparas, neniu ĝin utiligos. Supozu ni, ke ĝia konstruo necesigas 1000 horojn k ĝi povas produkti 50 objektojn, antaŭ ol fariĝi rubaĵo. La labortempo postulata por la produktado de objekto estos do 24 horoj plus 20 horoj (kvindekono de l’ tempo, kiun bezonas la konstruo de l’ maŝino). En tiu kazo, la socio, tute ne profitante ĉe tiu procedo, perdus male je tio. Ĝi elspezus 40 laborhorojn utiligante simplan ilon, k 44 horojn utiligante la maŝinon.

Ni supozu nun, ke la teknika progreso realigas novajn miraklojn k ke ĝi ebligas, ĉu produkti la saman maŝinon dum 500 horoj, ĉu ĝin igi pli rezistokapabla, tiel ke ĝi povus fabriki 100 objektojn anstataŭ 50 antaŭ ol esti komplete eluzita. Ĉar temas pri la sama maŝino, necesas ĉiam 24 laborhoroj por fabriki la koncernan objekton. Sed se la konstruo de l’ maŝino necesigas nur 500 horojn anstataŭ 1000, aŭ se la maŝino povas fabriki duoble pli da objektoj antaŭ ol esti ne plu uzebla, ĝia parto en la produktokosto malpliiĝos je l’ duono. Tiam la tuta laboro necesa por la produktado de objekto estos 24 horoj plus 10 horoj, t. e. 34 horoj. La produktado de l’ sama objekto per la ilo necesigis 40 horojn: la maŝino estas avantaĝa, ĉar ĝi ŝparas laboron.

Tamen, nia ekzemplo validas nur por socio ne konanta la profiton. En socialisma socio oni kalkulos la penadon rekte, laŭ la laborhoroj.

En la nuntempa socio, kie ĉio determiniĝas laŭ kuranta mono, k kie la profito regas la produktadon, la eblo enkonduki maŝinojn anstataŭe je simplaj iloj, k perfektigitajn maŝinojn anstataŭ pli primitivaj, estas tenita en pli malvastaj limoj.

Se ni reprenas nian unuan ekzemplon, aplikante ĝin ĉi-foje, al socio regata de l’ profito, ni ricevos aliajn rezultojn.

Ni havis, por la fabrikado de objekto helpe de ilo, labortempon de 40 horoj (4 horoj por produkti la ilon k 36 horoj por labori per ĉi tiu ilo). Sed en la kapitalisma socio, la laboristo ricevas, sub formo de salajro, nur parton de la valoro, kiun li kreas. Li laboras 36 horojn, sed li akiras por sia laboro nur sumon samvaloran, ekzemple, al 18 horoj. La alia duono konsistiĝas la kapitalistan plusvaloron.

En tiu ĉi kazo, la mastro starigos sian produktokoston, laŭ unuopa fabrikaĵo, jene: 4 dolaroj (supozite, ke unu laborhoro egalas unu dolaron) por la ilo, k 18 dolaroj je salajro¹, t. e. 22 dolaroj. Oni proponas al li aĉeti la maŝinon, k li komencas kalkuli la novan produktokoston: 10 dolaroj por la maŝino k 12 dolaroj je salajro (se la laboristo devas labori 24 horojn, li akiras kiel salajron, laŭ nia supozo, la duonon de l’ valoro, kiun li kreas), t. e. 22 dolaroj. La maŝino ne ebligas iun avantaĝon: la produktokosto estas la sama kiel per la ilo.

Ni supozu, ke la salajroj estas je ekstreme malalta nivelo: la laboristo akiras nur trionon de l’ valoro, kiun li kreas, k la du aliaj trionoj falas en la mastran monŝrankon. La produktokosto prezentiĝus tiam jene: per la ilo: 4 dolaroj (ilo) plus 12 dolaroj (salajro) = 16 dolaroj; per la maŝino: 10 dolaroj (maŝino) plus 8 dolaroj (salajro) = 18 dolaroj. La mastro ne enkondukos la maŝinon, ĉar ĝi estus pli multekosta ol la ilo. En socialisma socio, tiel kiel ni vidis, la sama maŝino estus aplikebla; ĝi ne estas tia en kapitalisma reĝimo. Ĝi estas profitiga por la socio; ĝi ne estas tia por la kapitalo.

¹ Ni ne konsideras la koston de l’ krudmaterialo k akcesoraĵoj, kies valoro, konsiderata kiel konstanta, nur konfuzus la kalkulon, ne modifante ĝin.

Ni supozu, fine, ke la salajroj estas tre altaj: la laboristo akiras du trionojn de l’ valoro, kiun li kreas. Tiam la produktokosto estus per la ilo: 4 dolaroj (ilo) plus 24 dolaroj (salajro) = 28 dolaroj; per la maŝino: 10 dolaroj (maŝino) plus 16 dolaroj (salajro) = 26 dolaroj. Ĉi-foje la maŝino pruviĝas avantaĝa eĉ en kapitalisma reĝimo. Sed ĝi estas avantaĝa nur, ĉar la salajroj estas tre altaj.

Rezultas el tio, ke la laborista batalo por la plialtigo de l’ salajroj k por la malpliiĝo de l’ laborhoroj estas la plej potenca stimulilo de l’ teknika progreso. Ju pli malaltaj la salajroj, des pli limiĝas la agolibero permesanta la enkondukon k la perfektigon de maŝinoj. Ju pli altaj estas la salajroj, des pli larĝiĝas la ebloj de l’ teknika progreso.

Tiel oni povas kompreni, ke eĉ la plej modesta agado de l’ laboristaj sindikatoj por la plibonigo de l’ ekzist- k labor-kondiĉoj de l’ salajruloj, havas nekompareblan gravon por la progreso k por la suprenleviĝo de l’ homaro, por la disvolviĝo de l’ produktofortoj, ĉar ĝi puŝas al la plibonigo k disvolvo de l’ maŝinismo.

Kio kunhelpis fari el Usono industrian potencon senkomparan, tio estas en granda mezuro la relativa alta nivelo de l’ usonaj salajroj.

Pri tiu temo diris Karlo Marks jenon:

“Antaŭ la malpermeso de l’ laboro por virinoj k malpli ol 10-jaraĝaj infanoj en la minejoj, la kapitalo opiniis, ke la okupo de virinoj k knabinoj tute nudaj, kunage kun viroj en la karbaj k aliaj minejoj, kongruas absolute kun la moralo k precipe kun ĝia kaslibro; tial nur post tiu ĉi malpermeso ĝi aplikis la maŝinaron. La usonanoj inventis maŝinojn por rompi la ŝtonojn. La angloj ne uzas ilin, ĉar la “mizerulo“ (tio estas la moknomo, kiun la politika ekonomio angla donas al la terkultura laboristo), kiu faras tiun ĉi laboron, estas tiom malmulte salajrata, ke la instalo de maŝinoj plialtigus por la kapitalisto la produktelspezon. En Anglio, oni okupas iafoje ankoraŭ virinojn anstataŭ ĉevaloj por la ŝiptrenado, ĉar la laboro

[REKLAMO p.2] Proletaria Kantaro — La elekto de la kantoj, ilia proleta tendenco, ilia internacia valoro, la fakto, ke ĉiu povas studi kaj kanti ilin dank’ al la muziknotoj zorge presitaj, faras el tiu volumo unikan verkon, kiaspeca ne ekzistas ĝis nun en iu nacia lingvo. Prezo: 2,50 mk. g. Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27

— página 3 —

SENNACIULO 327

postulata por la produktado de ĉevaloj k de maŝinoj estas matematike fiksita kvanto, dume la laboro necesa por la konservado de tiuj ĉi virinoj ne estas konsiderinda¹.“

La scienca socialismo havas nur indulgan rideton por la malbenoj de tiuj, kiuj ne komprenante ĝin, provas ĝin prezenti kiel malamikon de l’ teknika progreso k kiel kontraŭulon al la maŝinismo. Tiuj ĉi atakoj ne malhelpas ĝin batali senlace por la estonto de mondo, kie la ebloj anstataŭi per la mekanika forto la homan energion estos pli vastaj ol iam, dank’ al la venko de l’ homaro super la maŝino, transformita el tirano en sklavon.

Lucien Lora.

¹ La Kapitalo, I. libro, ĉapitro XIII/II.

[BILDO p.3 | 39,12,62,27] Desegnaĵo de granda porta gruo en industria korto, levanta tubojn super stakoj da grandaj tuboj.

KANADO — LANDO DE ORA OPORTUNO

Kiel ĉiuj scias, en Anglio depost la militfino, estas konstanta senlaborularmeo, kiu ĉiam superis milionon: nuntempe ĝi eĉ superas du milionojn. Oni proponis multe da planoj por forigi la senlaborecon, kiel ekzemple “Imperian Komerc-preferon“, import-impostojn pli altajn, konstruadon de novaj vojoj, landreakiron for de la maro, elmigradon, ktp. — fakte ĉion escepte socian mastrumadon. Por plivigligi la elmigradon al imperio-partoj, la registaro helpas per malkarigita vojaĝkosto. Normale la vojaĝo al Kanado kostas 25 funtojn sterlingajn (ĉ. 125 dol.), sed per registara helpo nur 2 funtojn (ĉ. 10 dol.).

De kiam komenciĝis la elmigrado helpata de l’ registaro, aŭdiĝas ĉiamaj plendoj k averto de la Kanada (k alilandaj) sindikatoj, ke la enmigrantoj “elsaltas el la fritilo en la fajron“ — alivorte, ke ili iras el unu malbono en alian. Oni avertas, ke en Kanado ankaŭ estas multe da senlaboruloj, ke la enmigrantoj estas uzataj por malaltigi la kanadanajn salajrojn.

Jena artikolo el “Ĉiutaga Laboristo“ (Daily Worker) montras la staton en Kanado:

“Ket Liz (Kate Lees) alvenis Kanadon plena je fido pri la lando, en kiu oni ĝojplene vivos, se oni “nur havas emon por labori“. Ŝi ricevis per registar-oficejo postenon sur Ontaria farmo kontraŭ salajro el 8 dolaroj monate k senpagaj loĝejo k manĝo. Ŝia dunginto estis “bonhumora“ viro, kiu ĉiam ĝojis povi “helpi al brito“. Ŝi laboris por tiu ĉi mastro dum preskaŭ 12 jaroj k neniam ricevis eĉ unu moneron.

“Fine, post la forpaso de sia juneco en ĉi tiu sklaveco, je la konsilo de alia farmlaboristo ŝi ekprocesis por havigi al si la tutan monsumon ŝuldatan. La defenda juĝisto argumentis, ke pro la avantaĝo, kiun ŝi havis loĝi kun tiaj superaj k bonedukitaj personoj kiel la farmmastro k liaj samfamilianoj, ŝi sufiĉe bone estis salajrata per senpaga loĝado, k estas malĝentile, maldanke k vulgare, ke ŝi eĉ mencias pri mono.

La juĝisto verdiktis al ŝi 690 dolarojn, por ŝia preskaŭ 12-jara sklaveco.“

L. B., Leeds.

KUN TIU ĈI NUMERO ESTAS EKSPEDATA “LA LERNANTO“

★

EL USONA TAGLIBRO

Marto

Industrio moviĝas suden por trafi pli malkaran laborforton. Tie policanoj povas pafi sentime la strikantojn. Sed eĉ la policanoj komencas protesti. Unu estro (Sherif J. M. Morland) en Ilizebetn (Elisabethton), ŝtato Tenisi (Tennesse), rezignis, ĉar li ne volis mortpafi laŭ ordono de l’ mastroj. En Filadelfio 50 mil homoj publike ĵuris per suprenlevita brako k senĉapa kapo daŭrigi la batalon kontraŭ malaltan salajron k maljuston, kiam ili funebris pro strikinto mortigita de strikrompanto.

* * *

Ankoraŭ la Senato plialtigas impostojn. Ĉiu interesosfero volas havi plian protekton. Nur H. Ford proponis nuligi la imposton por aŭtoj. Kritiko amasiĝas kontraŭ Huver (Hoover). Antaŭ unu jaro ĉiu laŭdis la “inĝenieron“. Nun li silentas pri “prohibicio“, pri impostoj, pri malarmado, k liaj subtenintoj ribelas. Grandaj afiŝoj “Nenio povas haltigi Usonon“ (Nothing can stop U. S.) sur la placoj, konferencoj kun la industriestroj ktp. ne malebligas la kreskadon de senlaboreco minimume nun je 3 milionoj. Kiam la senlaboruloj manifestaciis, ĉefe sub la gvido de la K. P., 1400 el ili estis arestataj k multajn la policanoj furioze atakis dum la 6-a de marto.

* * *

Skismo okazas en la karbminista sindikato k ŝajne reorganizita progresema sindikato pli bone defendos la karbministojn nun minacatajn de la maŝino k laborantajn pli danĝere ol en iu alia moderna lando. La centro de la forto de l’ nova U. M. W. estas en Ilinoj (Illinois), kie la karbministoj pli forte organiziĝis. La nova sindikato duonigis la salajron de sia estro ĝis 6000 dolaroj k postulas karbminejan laborsemajnon de 30 horoj. Malgranda komunista karbsindikato atakas tiel la novan kiel la malnovan.

* * *

Hipokrito la ŝoviniston ĉiam distingas. Ekzemple la usonanoj en Hajti (Haiti) fanfaronas pri la konstruado de 1200 kilometroj da aŭtovojoj, sed forgesas pri la malliberigo al la insulanoj, kiuj batalas por memrego. (Ŝajne Usono pli malkaŝe k ekonomie nun devas regi tie k forsendi hejmen la usonajn soldatojn.) La britoj simile alte estimas sian propran laboron en Hindio rilate al sinofero de vidvino ĉe edzo-funebro (suttee), rilate al higieno, administrado ktp. Sed ili ankaŭ forgesas pri la kosto de la armeo k la administrado, kiun pagas la hindo. Ĉiam la ŝovinisto opinias, ke li estas ia Mesio ĉiela, kvankam li nescias multe. Ekzemple dum malsato en Ĉinio iu usona firmo sendis skatolojn de “maĉgumo“ (multe uzata en Usono) al la viktimoj. La ĉinoj, neniam antaŭe vidintaj tian bombonon, formanĝis k poste unike suferis pro maldigesto k malsato samtempe!

488.

★

Rezulto de ĝenerala elektado en Japanio

La 20-an de feb. okazis la ĝenerala elektado por parlamento en Japanio. La registaro, kiu sukcesis reenkonduki oran vivnormon [?] en japana ekonomio penante stabiligi burĝaron je la kosto de l’ proletaro, disigis la antaŭan parlamenton pro malmulto da parlamentanoj en la propra partio: “Minsei-to“.

La rezulto estas: Minsei-to (registara partio) — 273, Seiju-kai (burĝa opozicio) — 173, neŭtralaj partioj — 9, proletaj — 5.

La registaro, apogante sin sur financkapitalistoj, triumfis akirante absolutan plimulton. Ĝi povis plenumi sian politikon raciigi kapitaliste la japanan ekonomion oferinte vivon de proletoj.

Kompare kun la antaŭa nombro, socialdemokrataj partioj perdis du deputitojn, sed la voĉnombro akirita ĉi foje plimultiĝis je 30 mil. Kiel kaŭzon de tia perdo, ni citas mal-unuecon ĉe proletaj partioj; nome, Ŝakai-minŝu-to (dekstra socialdemokrata), Nihon-taiŝu-to, Roo-noo-to (maldestraj socialdemokrataj) k aliaj lokaj partioj batalis en sama fronto; kun nenia interkonsiliĝo pro sia sektismo, ili perdis okazojn elektiĝi, k nun, post balotado,

— página 4 —

328 SENNACIULO

ili parolas pri l’ urĝa bezono unuigi la partiojn sub unueca fronto, sed estas dubinde, kiomgrade ili povos forskui de si la ĝisnunan sektecon. Due estas rimarkinde, ke la dekstra socialdemokrata partio ne sukcesis tiom, kiom antaŭe; tiu fakto bone montras al ni la maldekstriĝon de l’ proletaro.

Ŭada-I, Tokio.

Red. aldono. Ni enmetas tiajn sciigojn, tial ke ili venas el Oriento, rimarkigante tamen, ke oni jam delonge povis legi ilin en ĉiutagaj gazetoj. Niaj kunlaborantoj ne provu konkuri kun telegrafaj agentejoj, vi ne sukcesos. Sendu materialon, kiu povas esti ankoraŭ “aktuala“ post ses monatoj.

La laboro en la silkfabrikoj (Belgio)

Pro diversaj kaŭzoj ekonomiaj, dum ĉi lastaj jaroj la silka industrio (artefarita silko) treege ampleksiĝis en Belgio. Vastaj fabrikoj mastrumas grandkvantan laboristaron. Ĝenerale la fabrikoj estis konstruataj ĉu en vilaĝo, ĉu en urbeto: Tubiz (Tubize), Obur (Obourg), Maransar (Maransart). Verdire la tuta vilaĝo, kie ekzistas tiaspeca fabriko, estas tre malbonodora. Kiam vi ne kutimas vivi en tiu loko, vi estas tute ĝenata de la eterodoro. La plej granda parto de la okupitoj estas laboristinoj. Terure ekspluatataj ili estas. Ofte ĉar ĝi estas la sola fabriko de la regiono, ili devas en ĝi akiri sian panon. La kutima salajro estas 3 frankoj hore. (Por fari komparon: bovoviando kostas 14 frankojn po duonkilogramo¹, butero 16 frankojn po duonkg., ovoj 16 fk. po dekduo). Tiu salajro estas cetere la ĝenerala salajro de la multfakaj laboristinoj en Belgio. Sed en la silka industrio tiu salajro devus almenaŭ esti duobla por permesi al la laboristinoj reagi pro sufiĉa k taŭga nutrado kontraŭ la profesiaj malsanoj. Mi nur diru, ke 17% el la laboristinoj de la silka industrio estas nerve malsanaj. Kiam okazas fulmotondro, la nombro da falantaj virinoj estas ofte alta. La fabrika malsanulejo estas tiam tro malvasta.

¹ 1 belga fk. = ĉ. 0,03 dol.

Alia konsekvenco de la laboro: la virinoj gravedaj, kiuj laboradas dum sia gravedeco, tre ofte abortas. La konsekvencoj estas antaŭvideblaj. Kaj se la akuŝo okazas normale, la infanoj estas ĝenerale malsanaj. Multaj gelaboristoj ankaŭ suferas je la stomako.

Sed la plej kruela fakto estas certe la seksekscito kaŭzata de la multkvanta etero uzata en la fabrikado. En iaj laborĉambroj oni povas diri, ke la laboristinoj penadas en etera nubo. Antaŭ kelkaj jaroj okazis kelkfoje skandaloj tiurilataj. La plej granda parto el la laboristinoj venante el vilaĝoj ĉirkaŭaj uzas matene k vespere la fervojon por aliri k forlasi la laborejon. Tiuj multnombraj laboristinoj devis iri al la stacidomo, k kiam la vagonaro enstaciiĝis, ili sin ĵetis grupe en la vagonojn. Malfeliĉa estis la vira vojaĝanto. Kiam la vagonaro foriris, la virinoj artifike ekscititaj atakis parole aŭ eĉ geste la kunvojaĝanton. Pro la ofteco de tiuj skandaloj la administracio decidis malpermesi al la laboristinoj la uzadon de la publika vagonaro k kreis specialan servon; la vagonaro kondukas k reprenas la laboristinojn en la fabriko mem.

Lastatempe la gazetaro proleta k eĉ burĝa komencis batalon kontraŭ tiu malinda situacio. La eksterlanda gazetaro detale priskribis la histeriajn korpostatojn de la laboristinoj (ofte la interbatalo estiĝas pro mona afero: atako al alitrustaj industriistoj). Tiu bruado devigis la Ministerion por Higienaj aferoj al speciala enketo. Estis ŝarĝita per tiu laboro iu doktoro Goossens, inspektoro en la malsanigaj industrioj. La raporto estas vere ĉefverko de la oficiala hipokrito. Unue d-ro Goossens konkludas, ke la laboro ne estas tiel malbona, ĉar laŭ lia enketo la laboro estas daŭrigita de la patrino al la filino! Li ekzamenis la tutan laboristinaron k li trovas efektive tre altan elcenton da malsanaj inter ili. Sed tuj li konkludas: — Pli ol la laboro mem certe la dancado, la nesufiĉa dormo (kvar k kvin horojn nokte), la amuz-aspiro kaŭzas tiujn malsaniĝojn. Kaj preskaŭ ĉiuj venis en tiu stato al la fabriko . . .

Stranga kontraŭdiro al la supra konkludo, diranta, ke la laboro estas transdonita de la patrino al la filino. Se tio estas fakto, ni povas kredi, ke

BAPTOFESTO

El “Alf“, skizo de Bruno Vogel. Eldonejo: Asy-Verlag, Berlin O 34. K-do Vogel estas la aŭtoro de la libro “Vivu la milito“ (germ.: “Es lebe der Krieg“), malpermesita en Germanio pro sia kontraŭmilita tendenco. “Alf“ estas batalvoko kontraŭ la malhumana k kontraŭjunulara tendenco de la burĝaj instrumaniero, socio k ŝtato. Ĉi tiu libro ankaŭ estas militlibro, sed ne estas sentendenca rakontaĵo — estas konfeso k alvoko.

Same kiel multnombraj aliaj homoj, ankaŭ Feliks naskiĝis pro teknikaj mankoj de industrio, fabrikanta ĉefe varojn el Cejlona gumo.

“Fulmotondro,“ murmuris la patro, vidante la malgrandan fendeton. La patrino flustris: “Ho, Vilĉjo, ĉu ne okazis io!?“

Sed fakte io okazis.

Kaj ili ne trovis homon, kiu estus helpinta al ili. Tiele nun okazis, ke la urba juĝoficisto Vilhelmo Braŭn k la kudristino Maria Strubi — kiu ne nur estis “malriĉa kiel preĝeja muso“ laŭ la proverbo, sed ankaŭ estis ĉeĥino — edziĝis je junia tago de l’ jaro 1898 ĉe civila registrejo k ĉe la altaro en preĝejo de la urbo Dresdeno.

Ili luis duĉambran loĝejon. Mebloj estis aĉetataj partpage.

En la monato septembro naskiĝis knabo. Ĉi tiu knabo estis baptonomata Feliks. Du praonkloj k — onklinoj — parencoj de sinjoro Braŭn — estis invitataj al la baptofesto. Tamen la baptodonacoj ne konformis kun la deziroj de la familio Braŭn, k ankaŭ ne kun la riĉo de la karaj gastoj; sed tre kun ilia ŝparemo.

Noktomeze deponis praonklo la enhavon de sia stomako sur la belan sofon. Kvankam li ne faris tion pro emo je simbolaj agoj, sed sekve de stomakmalsano k tro multe da alkoholaĵoj, tamen restis malbonhumoro, k la karaj gastoj adiaŭis baldaŭ. —

Dum sinjorino Braŭn forportis la manĝilaron k pli purigis la sofon, ŝi konstatis, ke oni estus aginta pli trafe, invitante la Strubi-ajn parencojn. Tiuj verŝajne ne estus avarintaj tiele. Kaj la bela, nova sofo . . . Al la naŭzulo postpurigi la malpuraĵon! . . .

Sinjoro Braŭn konstatis aliflanke, ke li ne povis antaŭscii tion k ke ankaŭ ŝi pli frue konsentis. Kelkajn minutojn poste ekestis la unua edzeca skandalo.

Pro la ĉagreno k malespero pri la edzeca feliĉo interrompita, sinjorino Braŭn poste forgesis kontroli la temperaturon de la lakto en la suĉbotelo de Feliks. Kaj Feliks tre bruligis al si la buŝeton. Denove ekflamis la disputado pri tio, kiu estas kulpa. Feliks kriegis, ne plu ĉesis krii.

La patrino balancis la korbon, en kiu kuŝis la infano k diris — se ŝi ne devis respondi al la edzo — kantsone: “huje huje — — —“

Sed per tiuj agoj la doloroj de Feliks ne malgrandiĝis. Li kriis plue.

Finfine sinjorino Braŭn kriis: “Ĉu vi nun volas silenti aŭ ne?“ — k jam ŝi estis elpreninta Feliks el la korbo, metita lin sur la maldestran manon, k per la dekstra mano ŝi batis sur la nudan postaĵon. “Tiel, nun vi havas“, diris sinjorino Braŭn remetante lin en la korbon. Feliks kriis plue dum longa tempo.

Ĉi tio estis la unua edukprovo por li. La multaj miloj da provoj post tiu tempo, kiujn faris kun Feliks multnombraj edukrajtigitoj, estis preskaŭ ĉiuj same sensencaj kiel la unua.

Trad. 4660.

— página 5 —

SENNACIULO — 329

tiuj malfeliĉaj laboristinoj estas herede malsanaj, pro la iama laboro de siaj patrinoj en la silkfabriko.

La vira laboro estas samspeca. Sed la okupado ne okazas tiel malsanige kiel en la virinaj fakoj. Nur la permaŝina laboro estas lasata al la viro. La salajro estas tre malalta. Lastjare la fabriko de Tubiz ne plu sukcesis trovi enlandan laboristaron. La viroj, pli ol la virinoj, iras labori en la apudaj (20 aŭ 30 km for de tie) industriaj centroj, en la ŝtonminejoj ktp. La direkcio petis al sia hungara filio, ĉu estus eble ricevi kelkcentojn da hungaraj laboristoj. Estiĝis kolektiva kontrakto; la hungaraj laboristoj venis en Belgion, sed subskribante dujaran kontrakton. La Ministerio de l’ Laboro decidis, ke la laboristoj, kiuj forlasus la laboron, estus rekondukataj al la landlimo. La mastroj profitas el tiu deviga laboro por ekspluati la laboristojn hungarajn. Ili ricevas salajron apenaŭ sufiĉantan por nutraĵoj. La loĝado estas ĝenerale mizera. La plej granda parto el tiuj laboristoj estas dikredantoj k neklaskonsciaj. Sed lastatempe iu hungara K-do, loĝanta en Bruselo, SAT-ano 10 254, faris tre bonan propagandon inter tiuj laboristoj, montrante al ili ilian klasdevon. Lia laboro trafis sukceson: la laboristaj gazetoj estas legataj. La movado kontraŭmastra komenciĝis serioze, sed . . . la belga policestro pelis el la lando nian SAT-K-don. Léon Bergiers (630).

Noto. En mia artikolo «Mizera situacio de la geoficistaro en Belgio» (n-o 279) mi faris eraron citante la ekzemplon de direktoro ĉe Ministerio por Internaj aferoj. La reala salajro estas multe pli alta k la alineo pri tiu fakto forstrekenda. Cetere tio ne ŝanĝas la fundon de l’ artikolo, nek malpliigas la oficistan mizeron en Belgio. — L. B. (630).

ŬESTMINSTER¹ — LONDONO

Kiu estas la plej alloga parto de Londono?

Tio dependas de tio, kio plaĉas al vi en urbo. Por mi, kiu estis Londonano dum 20 jaroj, kiu havas emon al la bonaspekto de konstruoj, stratoj ktp., k kiu ŝatas la pitoreskon, tiu parto nomita Ŭestminster estas tre agrabla.

Ĝi kuŝas apud la rivero Tamizo (Themse), k sekve oni havas vidaĵojn, kiuj ne estas enfermitaj. Oni vidas trans la rivero, pitoreskajn tegmentojn — frapantajn siluetojn. Krepuske ĝi havas strangan ĉarmon — la nebuloj vualas la plej krudajn kapitalistajn malbelaĵojn k detalojn, k troviĝas nur misteraĵoj. Pri ĉio ĉi la pentristo Ŭistler (Whistler) verkis jene: «La vespera nebulo vestas la riverbordon per poezio, kvazaŭ per vualo, k la malriĉaj konstruoj perdiĝas en la neklara ĉielo, k la altaj kamentuboj fariĝas sonorilturoj, k la ŝarĝdomoj estas palacoj en la nokto, k la tuta urbo pendas en la ĉielo: felando ĉirkaŭas nin.»

Plie, tute apude estas la parko de Sankta Jakobo k ĝardenoj de Viktoria. Belaj konstruoj estas tie, la abatejo, la parlamentejo, la «County Hall» (Konsilantara Domo) k. a. Kelkaj skulptaĵoj vidiĝas — la Urbanoj de Kale (Calais) de Roden (Rodin), en la ĝardenoj de Viktoria; Abraham Linkn (Lincoln) apud la abatejo. Rekte kontraŭ la abatejo staras la «Middlessex Guildhall» (Urbdomo de Midlseks), konstruo en la gotika stilo, por mi, kies profesio estas la arkitekturo, treege alloga. Ĝi estas la sola moderna gotika konstruo, kiun mi admiras. Se oni rigardas ĝin k poste deturnas la okulojn al la abatejo, oni tuj rimarkas, ke la abatejo ŝajnas malmola — kvazaŭ farita el fandita fero. Ne ĉio en antikvaj konstruoj estas admirinda: oni zorgu, ke oni ne admiru la malnovon simple pro tio, ke ĝi estas antikva. Ekzistas bonegaj modernaj verkoj arkitekturaj, kvankam elpensitaj laŭ pasinta stilo.

[BILDO p.5 | 37,41,62,67] Desegnaĵo de la Parlamentejo de Londono kun la horloĝturo, vidata de la bordo de la Tamizo; ponto kaj vico da lanternoj laŭ la rivero. Subskribo: Londono. Parlamentejo

Por SAT-anoj, kiuj kompreneble ĉiam rigardas antaŭen al la bela nova epoko, batalante por ĝi, konstruoj modernaj estas interesaj. En Ŭestminster, tio ne troviĝas. Tamen, la kvartalo estas alimaniere alloga. Ŝarĝ-ŝipoj silente glitas sur la Tamizo, la horloĝturo «Bug Ben» leviĝas alten, k la «Plane»-arboj verde folias en la brila suno. Frumatene, kiam la suno ankoraŭ ne forpelis la nebuletojn, kiuj pendas super la rivero, k la homoj ankoraŭ ne vekiĝis, tiam la poezio proksimas. Ĉi tiu loko — la centro de la plej granda urbo en la mondo, estas grava en la historio de la homaro. Neniam antaŭe en urbo tio sama ekzistis, tia grando, tia gravo, tia riĉo.

Tia stato ne longe daŭros. Ni vidu ĝin, lernante lecionon por forigi la malbonaĵojn de granda civilizo k konservi la bonon. Venu al Londono por la SAT-Kongreso! H. H.

¹ Westminster.

★

DISKUTEJO

Ĉu fumi?

En kelkaj n-oj de «S-ulo» mi legis artikolojn pri la fumado, kiuj montris ĉiujn eblajn k neeblajn sekvojn de tiu ĉi kutimo. Kiam oni observas la homojn, oni nur povas rimarki, ke la plimulto el ili emas imiti la kutimojn de aliaj, ĉu bonaj aŭ malbonaj. Tiurilate ĉiu povas konstati ĉe si mem, ke post kelke da tempo li preskaŭ fariĝas sklavo de la kutimo, k rimarkante fine, ke ĝi malhelpas ĉu de la financa, sana aŭ progresa vidpunkto, li tre malofte ankoraŭ kapablas forpeli ĝin. Certe estas, ke la fumado ne utilas al la homa korpo, tamen oni ankaŭ povas rimarki maljunajn personojn, kiuj multe fumis dum sia vivo, k ne suferas de la sekvoj menciitaj de la tabakkontraŭuloj, inter kiuj lastaj estas ankaŭ certe multaj, kiuj iam post grava malsano estis devigitaj laŭ konsilo de la kuracisto ĉesigi la fumadon.

Tre multaj personoj volonte ĉesus fumi, sed ĝis nun ili ne sukcesis, nek legis aŭ ricevis bonajn konsilojn pri tio. Kiel fumanto, aplikante la aŭtosugeston — mi diris iam al mi: «Depost morgaŭ mi evitos la fumadon» aŭ: «Mi ĉesos fumi, kiom mi povos.» Tamen dum du semajnoj mi havis ĉion por daŭrigi mian kutimon en miaj poŝoj, ne uzante ion, k faris bonajn spertojn per tiuj ĉi mallongaj memsugestoj, kiujn mi de tempo al tempo ripetis. Multaj personoj provas atingi la saman celon, sed ili uzas jenajn memsugestojn: «Mi volonte ne plu fumus, sed mi ne povas» aŭ: «Mi ne plu volas fumi.» Tial ili ne sukcesas, kontraŭe, ili fumas ankoraŭ pli multe ol antaŭe. Por atingi tion, kion K-do Doks deziras k esprimas en «S-ulo» per jenaj vortoj: «Batalante por nova homo, por nova sociordo», mi nur rekomendus al la Gek-doj trastudi k apliki: La regado de si mem per konscia aŭtosugesto de E. Kue (Coué), laŭ kio certe tre multaj poste diros, kiel s-o Freŭd el Vieno: La ĝisnuna edukado similas al iu persono vestita per tolaĵoj, kiu devas per la kartoj de l’ italaj lagoj ekkoni la arktajn regionojn. SAT-ano 9542.

Korekto. En la artik. «Esp. k Radio» (n-o 287, p. 310) mankas post la 12-a linio jenaj vortoj (pro ellaso de linio): «la fakto, ke laboristoj posedas nur . . .»

— página 6 —

330 — SENNACIULO

[BILDO p.6 | 4,6,97,13] Ornamita kaplinio de «Esperanto-Servo» kun desegnitaj ornamaĵoj kaj figuroj ambaŭflanke de la titolo.

Esperanto-Servo

N-o 29 — 4-a jaro — Gvidanto k kompilanto: O. BÄSSLER, Ebermayer-Str. 8, I, Leipzig C 1 (Germ.) — 17. Aprilo 1930

EL SVEDIO

Senlaboreco en Svedio

201 (Esp.-Servo.) Kiel en aliaj kapitalistaj landoj, ankaŭ en Svedio ekzistas grandega senlaboreco. Sed estas tre malfacile, citi nombrojn pri tuta amplekso de senlaboreco en «nia» lando. Sindikate organizitaj senlaboruloj estis: 30. 9. 29 22 271; 31. 10. 29 27 529; 30. 11. 29 33 581; 31. 12. 29 53 977. Konsideru, ke en Svedio tre multaj laboristoj ne estas sindikate organizitaj. Laŭ plej singarda kalkulo certe ne estas malpli ol 120 000 senlaboruloj. Sole en la ĉefurbo Stokholmo estis nombrataj la 31. 12. 29 12 000 senlaboruloj. La vivo de senlaboruloj estas plej mizera, ĉar en «nia» lando ne ekzistas ŝtata asekuro por senlaboruloj. Nur 2000—3000 senlaboruloj ricevas ĉiujare «ŝtatan laboron» (nomata: mizera laboro). Tiu laboro ankaŭ estas malbonege pagata; la salajroj dividiĝas laŭ 10 grupoj k estas jenaj: grupo 1 — 6,10 kronoj (ĉiutage); 2 — 5,85; 3 — 5,60; 4 — 5,30; 5 — 4,95; 6 — 4,60; 7 — 4,25; 8 — 3,95; 9 — 3,70; 10 — 3,45 kronoj. Pohoraj salajroj estas por grupoj 1—4 — 0,50 krono (50 oeroj); 5 — 0,45; 6—7 — 0,40; 8—10 — 0,35 krono. Nur malmultaj senlaboruloj ricevas iufoje monan subvencion de la ŝtato — sed maloftege! Laboristoj, kiuj estas okupataj ĉe «mizer-laboro», konstruas novajn vojojn k fervojojn k riparas malnovajn. Ekz. dum la jaroj 1918—1924 «mizer-laboristoj» konstruis 270 mejlojn da novaj vojoj en Svedio, krom multaj aliaj laboroj. 13 127, Karlsborg.

EL ĈEĤOSLOVAKIO

Ankaŭ ĉe ni senlaboreco kreskas

202 (Esp.-Servo.) Laŭ oficiala statistiko estas notitaj fine de januaro 1930 73 891 senlaboraj personoj. En la sama monato pasintjare oni kalkulis nur 53 247 senlaborulojn. Estas komprenoble, ke tiu statistiko ne estas kompleta, la senlaborulara nombro estas multe pli alta. Balicki, Slonava.

EL GERMANIO

Vendado de infanoj

203 (Esp.-Servo.) Jen mi prezentas kelkajn simptomajn ekzemplojn pri la mizera situacio de l’ germana laboristaro. 1. Patro de tri infanoj, kiu jam longan tempon estas senlabora, vendis siajn infanojn al riĉaj geedzoj por po 1000 markoj. Per la mono li volis fondi novan sendependan ekzistadon. 2. Familio kun 9 infanoj vivis jam dum kelkaj monatoj en grandega mizero, kio kaŭzis, ke ili provis vendi unu el la infanoj al multpagonto. 3. Familio aĉetis meblaĵojn je partopago. Pro kelkmonata senlaboreco la patro ne povis daŭrigi la pagadon. La meblovendisto minacis per forpreno de la meblaĵoj. Por povi daŭrigi la pagadon, la geedzoj volis vendi trijaran fileton. — Ĉi malmultaj ekzemploj montras, ke mizeriĝinta proleto plene degeneriĝas k eĉ pensas pri vendado de siaj infanoj al la klasaj malamikoj. Germanio super ĉio . . . 10 596, Nieder-Salzbrunn.

EL POLIO

Kunveno de senlaboruloj

204 (Esp.-Servo.) En lastaj tagoj de marto okazis kunveno de senlaboruloj ĉe «Gajera placo» en Lodz. Kunvenis kelkmil laboristoj kun kelkaj deputitoj. Policaj fiagentoj, kiuj ne mankis tie, provis kalumnii la deputitojn per fiparoloj, sed la deputitoj kraĉis al ili. Tri horojn daŭris, ĝis kiam la polico sukcesis disigi la kunvenintojn. Oel.

Kiajn metodojn aplikas la faŝismo

205 (Esp.-Servo.) K-do Roŝak, ano de la kom. sejm-frakcio, paroladis antaŭ laboristaro en Pabjanice (apud Lodz). Policaj agentoj k faŝistoj komune forte batis k vundis lin. Poste ili disfamigis per gazetaĉaro, ke li defraŭdis monon k pro tio la elektintoj venĝis je li. Tiajn metodojn aplikas la pola faŝismo. Rob. Oel.

Laborista sejmfrakcio ne tro fortiĝu

206 (Esp.-Servo.) La mandaton de la malliberigita K-do Ŝpieberg, anstataŭanto de la punliverita parlamentano Bitner (el la kom. sejmfrakcio) la «plej alta ŝtata juĝejo» rifuzis pro lia puniteco, malgraŭ ke dum lia elekto li estis ankoraŭ senpuna. La laborista sejm-frakcio ne tro fortiĝu! Rob. Oel.

Protesto de «sanktuloj» kontraŭ religipersekutoj en Sovetio

207 (Esp.-Servo.) En societo de religiuloj «Agida» en Lodz okazis protestkunveno kontraŭ religi-persekutoj en Sovetio. Al la kunveno alvenis grupo da laboristoj, kiujn la religiuloj ne enlasis. La laboristoj, forpuŝinte la gardostarantojn, eniris. Sed la religiuloj vokis policon, kiu arestis kelkajn laboristojn. Tiajn kunvenojn la burĝaro okazigas en la tuta lando, por prepari kontraŭsovetiulojn . . . Sed tre malmultnombraj ili estas. Rob. Oel.

EL FINNLANDO

Denove faŝistaj fiagoj

208 (Esp.-Servo.) La 27.—28. de marto nokte finnlandaj faŝistoj montris ree sian pretecon por ĉiaj krimagoj; ili enpenetris en presejon en urbo Vaasa, kie estas presataj du kom. gazetoj («Työn Ääni» k «Työväen Lehti»). La tutan ilaron de la presejo oni detruis, la presmaŝinojn samkiel la kompostmaŝinojn k. c. La difektitaĵoj valoras ĉ. 200 000—300 000 fmk. La krimago estis tre bone organizita. Per pafado oni logis la policistojn aliloken; dum la detruigo de la maŝinoj preterveturis sur la strato forte bruantaj veturiloj, kio malhelpis aŭdi la detruadon. Krome la tuta telefonreto de la urbo estis izoligita de la aliaj lokoj ktp. Unu personon la polico devis aresti, ĉar en la presejo oni trovis lian tranĉilon kun la nomo; sed ankaŭ lin oni reliberigis — laŭdire pro minacoj de «patrolandaj» krimulamasoj, kiuj kolektiĝis antaŭ la policejo. Tiel la faŝismo jam nun diktatoras Finnlandon. — Ĉar en la parlamento antaŭ kelka tempo oni malaprobis la nuligon de l’ preslibereco, la reakciuloj intencas per cititaj fiagoj malebligi eldonadon de kom. gazetoj. Ke la faŝismo ankaŭ estas tre favorata de la finnlanda burĝaro, montras kunveno de faŝistoj okazinta fine de marto en Lapua. Oni proponis marŝadon al la ĉefurbo, t. e. oni minacis nuligi la nunan konstitucion. Plue oni decidis unue forigi el la parlamento la kom. deputitojn, kompreneble perforte . . . ktp. La registaro nenion faras por malhelpi ilian agadon k nun montriĝis ia unua rezulto per detruigo de presejo en Vaasa. La soc.-dem. k kom. deputitoj faris interpelacion en la parlamento pro la okazintaĵoj en Vaasa. 14 142.

EL ESTONIO

Arestadoj k mortigo

209 (Esp.-Servo.) Dum unuaj semajnoj en marto oni arestis en Estonio multajn laboristojn-revoluciulojn. Ankaŭ oni kaptis tri el Sovetio venintajn agitantojn; unu el ili estis mortigita de politik-policistoj dum kaptado. Laŭ oficiala statistiko oni arestis en la ĉefurbo 11 homojn, sed kompreneble la arestado daŭras en la tuta lando. La arestitoj estas akuzitaj pro preparo de ribelo dum venonta 1-a de majo. 15 428.

EL ANGLIO

Kapitalistaj ĵurnaloj preferataj

210 (Esp.-Servo.) La nova kompartia ĉiutaga ĵurnalo «The Daily Worker» petis de la angla parlamentejo rajtigilon, por ke ĝiaj raportistoj havu lokon inter la ĵurnalistaro ĉe la debatoj. Oni rifuzis tion, pretekstante, ke ne estas loko, kvankam, laŭ eldiro de ĵurnalisto de kapitalista ĵurnalo, la raportistarejo estas granda kiom hotelo. Ricevinte la rifuzon, «The Daily Worker» denove skribis por ricevi permeson eniri la «lobby» (ejo por renkontado inter deputitoj k eksteruloj). Denove oni rifuzis, ĉar nur posedantoj de ĵurnalraportista rajtigilo rajtas eniri la «lobby»-on! Komentoj estas superfluaj. E. K. L.

— página 7 —

SENNACIULO — 331

SENNACIULA VIRINA PAĜO

Sub la kontrolo de Virina Sekcio de SAT. — Red. Adreso: Elma Adamson, Box 73, Göteborg, Svedio.

VIRINOJ KAJ LIBROJ

(Fino. Vidu n-on 284)

Riĉa filo de fabrikposedanto amas malriĉan kontoristinon, laborantan en la kontoro de l’ patro. Antaŭe la reciproka amo estas sekreta, oni karesas k kisas k travivas la plej feliĉajn horojn de l’ vivo. Sed en iu tago atingas ilin la malfeliĉo: la patro surprizas ilin dum delikata, intima sceno, plej ofte dum kisado. La amatino de l’ filo svenas. Estiĝas akra disputo inter la filo k la patro, el kio rezultas forpelo de l’ amatino. Sed la amo daŭras; ili eltrovas novajn vojojn k eblojn, por ankaŭ plue renkontiĝi. Spite ĉiuj malpermesoj de l’ patro, la filo fianĉiĝas k li estas senheredigata. Sed ankaŭ tiu ĉi faro ne povas disigi la geamantojn. La amo regas super ĉio, ĝi eĉ pliardiĝas ĉe ĉiu nova malhelpaĵo! Post multaj bataloj k malfacilaĵoj okazas, ke finfine la patro agnoskas la fianĉinon de sia filo k nun ĉiuj penteme reunuiĝas. Sekvas luksa, brila k grandioza edziĝfesto . . . Tio estas la «spirita enhavo» de multaj romanoj; ankaŭ estas aliaj temoj, sed ili estas same malprofundaj, senspiritaj! Kaj tiajn fiaĵojn kvazaŭ englutas niaj laboristaj virinoj, ili sidas dum vesperaj horoj k duonaj noktoj legante k opinias «emocia, kortuŝa» la enhavon . . . Mi eĉ jam observis, ke virinoj dum tia legado ploris, ĉar «la geamantoj tro suferas k ĉar ili tute ne estas eble kuniĝi!»

Kial ili legas tiajn malprofundajn librojn k kial ne la verkojn de niaj proletaj poetoj, kiuj ja ankaŭ verkis tre legindajn por virinoj librojn? La kaŭzon oni devas serĉi en tre profundaj psikologiaj regionoj. En sia junaĝo la plej multaj virinoj revas pri harmonia, senzorga, amplenigata vivo dum estonta edzeca periodo. Tiu ĉi penso akompanas la junulinon dum tuta ŝia fianĉina tempo, ĝi enpenetras tiel forte ŝian cerbon, ke ŝi tute ne povas imagi, ke la estonta vivo povus fariĝi aliel. Kelkfoje plenumiĝas la vivorevo, sed plej grandparte ĝi estas senkompate detruata de la realo.

La edzo estas nur simpla laboristo k ne, laŭ la imago fianĉina, bonege pagata oficisto, k ŝi eble estas devigata ankaŭ iri en fabrikon por akiri monon, ĉar aliel la vivo estas tro mizera. Ĉiujn hejmajn laborojn ŝi nun mem devas fari, k ne estas prizorgata la mastrumado de servistino, kiel ŝi tiel belege revis dum la antaŭedzina tempo. Se la edzo eĉ fordrinkas duonon de sia perlaborita salajro, tiam la vivo de virino fariĝas tute griza, seniluzia. La revoj k deziroj devas esti flankenmetataj en la sferon de l’ subkonscio. Sed ni tre bone scias, ke ĉiuj deziroj aŭ postuloj, kiujn oni ŝovis en la subkonscion, iam reaperos, ĉu dum noktaj sonĝoj, ĉu dum nekonsciaj agoj. Kaj la legado de l’ supre priskribitaj libroj, kies enhavo konformas al la iamaj virinaj deziroj, estas certe nekonscia ago. La virinoj legas ilin, ĉar ili dume forgesas la ĉiutagajn zorgojn k penojn k ĉar ili denove travivas belegan junecan vivorevon. Ili pro tio evitas la verkojn de niaj laboristaj poetoj, ĉar en ili tro reale estas priskribata la homa mizero, k dum tia legado oni ĉiam denove estas ekmemorigata pri sia propra sorto . . .

Feliĉe ne ĉiuj lab. virinoj foruzas tiele sian valoran tempon. Multaj jam ekkonis la ĝustan valoron de ĉi tiuj libraĉoj, k inter la konsciaj K-dinoj estas tiuj el la socialistaj k komunistaj junularorganizoj k el la laboristpartiaj viringrupoj. Per multaj klerigaj paroladoj ili estas instruataj, ke oni per aĉeto de filibroj subvencias nur kapitalistajn entreprenojn, kiuj celas per tiaj libroj deteni la virinojn de l’ klasbatalo. En la virinaj revuoj oni trovas recenzojn k rekomendojn pri legindaj libroj. Ankaŭ oni povas konstati, ke multaj virinoj prunteprenas jam en sindikataj librejoj. Tiel estas ĝuste! La virino fariĝu same klaskonscia kiel la viro; tiam nia lab. movado baldaŭ plifortiĝos k daŭre progresos! La SAT-aninoj helpu al la edukado de siaj samseksuloj per konsiloj k bonaj ekzemploj!

Vira SAT-ano: Fr. Riedel (14 981), Giessen.

«KARMEN» NE ESTAS LA TIPO DE LA HISPANA VIRINARO

Nek estetike, nek literature, nek fiziologie, nek racie.

Kio do estas «Karmen»?

Karmen estas sole literatura kreaĵo de la franca romanisto Prospero Merime (Mérimée), inspirita per ia tragedia anekdoto, kiun li konis aŭ oni rakontis al li dum liaj vojaĝoj tra Hispanio ĉe la tempoj de «Jose Maria» k cetera legio el famkonataj banditoj, kiuj tiom allogis k ankoraŭ allogas la transpireneajn verkistojn.

Sed iom reala, aŭ nur imaga, Karmen ne montras la rason nek eĉ sintezon de la hispanaj virinoj. Ankaŭ ŝi ne povas esti la pratempa k originala virina hispana tipo.

Karmen same parolis «kalo» (? Red.) kiel baske, kiel kastile. Al Merime ŝi diris, ke ŝi naskiĝis en Etchalar, ke iuj ciganoj alportis ŝin al Seviljo. Merime mem dubis pri ŝia pura cigana deveno, sed ŝi fieris aparteni al ĝi k amadis la ciganojn k adeptiĝis je iliaj moroj.

Nenian trajton de hispanino havis tiu bela virino el delikata haŭto «sed kun nuanco iomete kuprokolora; el oblikvaj, sed mirinde striitaj okuloj; el lipoj iom dikaj, sed perfekte desegnitaj; kun dentoj pli blankaj ol senŝelaj migdaloj, k kun hararo iom maldelikata k nigra kun bluaj reflektoj kvazaŭ flugilo de korvo, longa k brila.» Ĉi tiu bildo, kiun al ni transdonas Merime pri la Karmen, kiun li konis en Kordovo, rememorigas al ni la aŭtentikajn egiptajn skulptaĵojn, kiujn oni vidas en la muzeoj de Kairo, de Luvr (Louvre) ktp. reproduktitaj en preskaŭ ĉiuj Historioj de l’ Arto: «koloro kupra, oblikvaj okuloj, dikaj lipoj perfekte desegnitaj» jen eble ĉiuj nuancoj de prahistoria raso, primitiva sendube, dissolvita pro mestiziĝoj ĉe la miksiĝo de l’ rasoj antikvaj kun modernaj.

Tradukis ekstrakte el hispana lingvo R. Kiles (13 661), Valencia.

[REKLAMO p.7] Instruistoj, edukistoj, gepatroj abonu al Sennacieca Pedagogia Revuo

KIEL INFANOJ LERNU NIAN LINGVON

Vivinte en Usono multajn jarojn, mi spertis, ke estas grave k facile, se enmigrintoj volas lernigi al siaj infanoj la gepatran lingvon, komenci en la plej juna aĝo. Ekzemple, se germanaj gepatroj dekomence parolas persiste germane kun sia infano, ĝi lernas nature paroli tiun lingvon. Intertempe konatoj k amikoj angle parolantaj kelkfoje vizitas ilin k la infano lernas pro la angla konversacio ankaŭ tiun lingvon, sed precipe pro la ludado kun angle parolantaj infanoj. Ofte okazas, ke la infano alparolas la patron aŭ patrinon angle k necesas por ili obstine rifuzi respondon, ĝis la infano parolas germane; aliel ĝi emas ignori la lingvon, kiun ĝi nur parolas kun la gepatroj. Ofte la pli aĝaj infanoj samtempe scipovas paroli ambaŭ lingvojn, sed la pli junaj nur povas kompreni la germanan, sed ne paroli ĝin. Do estas nenia danĝero, ke la infano ne lernos kontentige la nacilingvon, se la gepatroj tuj en la komenco ekparolas esperante kun ĝi. Sed estas tiu grandega profito por la infano, ke ĝi posedas esperanton tiel nature kiel la nacilingvon. Kaj ĉar esperanto havas la estonton, la infano kreskanta komprenos ĝian valoron pli k pli k sentos dankemon por siaj gepatroj.

K-dino 8070.

— página 8 —

332 — SENNACIULO

TRA ESPERANTIO

NI GARANTIAS LA SENMORTECON AL ESPERANTO

Eksterordinara tago de du SAT-anoj

Al ni ŝajnas, ke en «S-ulo» la plej grandan intereson inter esperantista legantaro havas la faketo el persona ĉiutaga vivo de SAT-anoj, kun artikoloj: «Tago el mia vivo», «Kiel mi fariĝis esperantisto» ktp. La artikoloj estas ne nur personaj priskriboj k travivaĵoj, sed karakterizas vivon de plimulto da SAT-anoj. Sed bedaŭrinde ni neniam ĝuis tralegi eksterordinaran tagon de multaj esperantistoj: «Kiel mi edziĝis» (edziniĝis). Ja ĉi tiun aferon ne tre ofte travivas ĉiu homo. Se karaj legantoj de «S-ulo» permesos, ni kun plezuro rakontu tuj «kiel ni geedziĝis».

La Oktobra Revolucio donis plisimpligon de l’ geedziĝa problemo. Eklezio, kutimo, moro k antaŭjuĝo, ĉi tiuj heredaĵoj de la pasinta epoko, por geedziĝokazoj ludis gravan k vastan rolon, tre ofte fuŝante la tutan vivon de l’ geedziĝintoj. Ofte neniun interesis la demando: ĉu juna fianĉino amas sian fianĉon, ĉu ŝi aspiras esti lia edzino? Volo de l’ gepatroj k iliaj interesoj estis jam leĝo por la gefiloj. Rezulte, la vivo de l’ geedzoj estis kvazaŭa infero, ĉiutagaj dramaj epizodoj, malkontento. Drinkado, insultado, batado estis laŭleĝa kutimo. Larmoj, ĝemoj de la viktimo de turmentisto-edzo, estis vanaj, senhelpaj. Vivu, toleru. Edzino devas obei al edzo — tiel traktas la eklezia leĝo, kiu jam ĝis tombo katenas la geedzojn.

Dank’ al Revolucio tio restis nun nur por fabelverkistoj k arkivo. Malproksimen k por ĉiam, estas forjetitaj la antaŭjuĝoj. Nun plena libero regas en tiu rilato. Nenia devigo, nur reciproka interkonsento.

Ŝajnas, ke ĉiu esperantisto bezonas trovi kunulinon (aŭ inverse) ne nur aprobanta esp-on, sed dividanta la ideon kun sia edzo. Nia devizo devas esti: Esp-o estu dua lingvo en esperantista familio. Do ne nur gepatroj posedas ĝin, sed suĉinfanoj jam kutimu elparoli esp-e.

Ni SAT-anoj: 9682 (Erjuĥin Aleks.) k 14 823 (Vojcickaja Ludmila) geedziĝis en komenco de marto 1930, en malproksima norda havenurbo Arĥangelsk, k pro tio ni sendas al la tutmonda SAT-anaro nian koran k sinceran saluton.

Antaŭ ne longe ni vizitis «ZAGS» — registrejon de okazoj de la civitana stato, ĉe loka administra fako de soveto. Plenigo de la speciala enketo prenis tempon ne pli longan ol 5 minutoj. Ni subskribis niajn nomojn k de nun ni ambaŭ prenis unu familinomon: Erjuĥin. Por registrado oni nenion pagas. En niaj pasportoj estas forstrekitaj vortoj fraŭlo k fraŭlino, k farita noto pri geedziĝ-registrado. Hejme laŭ ĉi tiu okazo ni aranĝis modestan familian vesperon en malgranda rondo de parencoj k amikoj.

[BILDO p.8 | 40,27,55,43] Ovala portreta foto de la juna geedza paro: viro kaj virino kun malhelaj haroj, la virino iom antaŭ li.

Vivante nun duope ni havas oportunan eblon perfektiĝi en esp-o. Pro nia esp. parolado oni nomas nin mokeme: eksterlanduloj el Ĥolmogori (patrujo de K-do 9682). Luita de ni ĉambro estas malgranda, nur por du personoj, k plene estas ornamita per diversaj esperantaĵoj, abunde pendigitaj sur la muroj, la ĉambro kvazaŭ prezentas iun ekspoziciejon. Iam ni duope kantas en esp-o sub akompano de gitaro (ni ambaŭ scias ludi per tiu muzikilo).

Karaj K-doj projektantaj iam geedziĝi, pripensu, ke la triumfo de esp-o postulas plenan enkondukon de la lingvo en esperantista familio. Ni devas doni al la homaro esperantistidojn kiel garantion por senmorteco de la lingva ideo. Ni kredas, ke esp-o ĉe geedzoj esperantistaj helpos al plibeligo k ĉarmigo de la vivo. Ja ĉiama apliko de esp-o donas multajn avantaĝojn al intima vivo de geedzoj k al ĝenerala progreso de esp-o.

Ni du esperantistoj kunligitaj per esp.-ideo, jure dediĉas nian vivon al la triumfo de unualingva homaro.

SAT-anoj 9682 k 14 824, Arĥangelsk, USSR.

De individua al kolektiva korespondado

En disvolviĝo de nia ruĝverda esp. movado sentiĝas grava baro: ĝi kun malsama rapido progresas en diversaj landoj. Dum en Sovetio la kvanto da esp-istoj k uzantaj ties servojn en sia internacia korespondado kolektivaj, fabrikaj organizoj senĉese kreskas, en aliaj landoj, krom eble Germanio, tiu kresko postrestas, per tio kreante minacon al plua progreso de esp-o en Sovetio. Kiam ni volas organizi kolektivan korespondadon de niaj laboristoj, oficistoj, lernantoj kun postlandlimaj K-doj, ni ne sukcesas ofte trovi en eksterlando perantojn. Je niaj petoj oni respondas, ke oni estas superŝutitaj de similaj proponoj k ne havas fizikajn eblojn ĉiujn plenumi. Vere estas tiel, ĉar kutime en ĉiu loko nur kelkaj aktivuloj, entuziasmuloj oferas tutan sian liberan tempon al per- k por-esp-a laboro. Partopreno de la aliaj en esp. movado en pli bona okazo konsistas el pago de kotizoj, abono al esp. gazetoj, individua korespondado. Sed ĉu ni studis la lingvon por distro, por interŝanĝado de ilustritaj kartoj k poŝtmarkoj? Ne, proletaj esp-istoj sin nomas proletaj, ĉar ili uzas esp-on por servo al laboristaro. Nuntempe estas krimo antaŭ esp-o k sia klaso amuziĝi nur per persona korespondado. Ĉiu esp-isto devas gvidi aŭ peri internacian korespondadon. Tiun ĉi spiriton devas sugesti al siaj esp. lernantoj ĉiu kursgvidanto. Ĉiu esp. rondeto, kurso jam post 3—4 monatoj de funkciado devas iom post iom transformiĝi en stabon de internacia korespondado en sia urbo, vilaĝo, fabriko, devas komenci peradi individuan k kolektivan korespondadon.

En kontraŭa okazo nia movado ankoraŭ daŭre havos «amatoran» karakteron. S. Bojev, Saratov.

MALGRANDAJ NOTOJ

Socialisma konkurado

Preninte kelkajn taskojn rilate soc. konkuradon («S-ulo» n-o 274), mi informu pri rezultoj: La konkurado inter lab. rondoj de Leningrad k Limbach ne sukcesis. Kaŭzoj: Rondo de Limbach ne respondis, sekve — ne akceptis, rondo de Leningrad depost januaro ne kunvenas: pli ol duono da partoprenintoj ŝanĝis laborejon k labortempon. Tamen, rezulte 3 novaj abonoj al «S-ulo» k regula priservo de fabrika presgazeto. Mia persona tasko estas plejparte plenumita: 13 Gek-doj abonis «S-ulo»n k promesis aboni la tutan jaron (por ke ili ne forgesu daŭrigi abonon, jen la nomoj: Isaev, Sokolov, Bilĉinski, Belanova, Sevastjanova, Mjalk, Ŝnel, Miĥajlov, Pilev, Ruvinski, Krasnjuk, Saan, Monoson). Ankoraŭ du K-doj promesis aboni.

Post reeĥo de K-do Bässler (n-o 276) laŭ lia propono mi ricevis kelkajn leterojn pri akcepto de la konkurado de 1. K-dino Buchholz, Essen, 2. K-do Männchen, Breslaŭ, 3. K-do Perhak, Ĉeĥosl. Bedaŭrinde ne ĉiuj starigas antaŭ si ĝustan planeton de l’ taskoj. Laŭ mi, neniu peranto devas esti por kontroli la konkuradon. Ĉiu konkuranto mem observu la aferon k plenumu sian devon, sendu sian planeton al «S-ulo» k ankaŭ informu pri rezultoj siatempe. Kial do aliaj alvokitoj silentas? P. Tilin (9310), Leningrad.

Alvoko al Ĉeĥoslovakia SAT-anaro!

Por ke «S-ulo» restu ne nur 12-paĝa, sed ĉiam progresu venonte, k povu plenumi sian taskon, la

— página 9 —

SENNACIULO — 333

Stonava SAT-anaro decidis varbi por SAT ĝis 30. 6. 1930 dek (10) novajn SAT-anojn k 5 abonantojn al «S-ulo». Alvokante ankaŭ aliĝi varbadon en laŭebla forto k nombro la K-dojn: Klimŝa A., Trinec, Potysz V., Karvina, Stankus J., Poruba, Chudoba E., Karlsbad, k ĉiujn aliajn ĉeĥosl. SAT-anojn, ni provu duobligi la nombron de SAT-anoj en nia lando! Montru vian plenan volon k fervoron, k la tasko plenumiĝos. Komisiite: J. Balicki (8139).

«Pjatidnevka»n ni esperantigu!

Depost jan. eldoniĝas en Moskvo bela ilustrita gazeto laŭ tipo de AIZ, «Pjatidnevka» (Kvintago), kiu aperas ĉiun kvinan tagon. Eksterlandaj K-doj ricevantaj ĝin de siaj sovetiaj korespondantoj, povus bone kompreni la signifon de l’ bildoj, se — la subskriboj estus esp-aj. Do, sovetianoj k nesovetianoj, klopodu tiucele ĉe la redakcio. Ekskribu! Adreso: Moskvo, Tverskaja 15, red. «Pjatidnevka». B. Egers (4544).

Suplemento al la adresaro en Jarlibro

(Tiu ĉi nomaro ne estas por korespondemuloj)

(5-a daŭrigo. Vidu n-on 284/88)

Samara (Sovetio) 12684 Afanasjev Nikolao, Vilonovskaja 110, fervoj. librotenisto. 15692 Toporov M., Nikitinskaja 50 kv. 1, lernanto. Salzburg (Aŭstrio) 15629 Zagler Rudolf, Mozartstr. 19. Saratov (Sovetio) 15864 *Liĥaĉeva K., Pokrovskaja 7 kv. 2, ŝtatoficistino. 15704 Nikolaev I., Miĥajlovskaja 5 kv. 1. 15863 *Osipova V., M. Kostrijnaja 18. Schweinfurt (Germanio) 15873 Hanek K., Burggasse 8, seruristo. Sebastopol (Sovetio) 15583 Galdneeks R., Tamojnaja. 15795 Iaĉinov [?] V., Korabelnaja, str. Dzerjinski 1, tradukisto. 15584 *Lapŝino N., Zelenaja Gora, zemlja Morozova, kontoristino. 15797 Rakŝa V., Oĉakovskaja 26, oficisto. 15796 Tretjakov P., Korabelnaja stor., ul. R. Luksemburg 72, kv. 2, motoristo. Sebrjakovo (Jugo Vost. j. d., Sovetio) 15917 Popov J., Sadovij per. 4. Sheffield (Britio) 15683 Lygo A., Southey Hall Rd. 24, kompostisto. Shiga-ken (Japanio) 15615 Yamamoto-Sazoo, Terasho-mura, Kooga-gun. Simferopol (Sovetio) 15603 Jasinskij A., str. Karaimskaja 34/2. Sisteron (B. A., Francio) 15934 Vignet V., Quartier St. Pierre le Bas. Skoghall (Svedio) 15724 Ahlgren G., Vidon 610. 15727 Andersson N., Lunden 449. 15726 Olin E., Lunden 467. 15725 Olsson J., Brukel 208. Slavjanskij Kurort (Sovetio) 15772 *Bojko A., Blaĥoveŝĉenskaja 5. Sosnowice (Polio) 15606 Londner L., str. Sienkievicza, horloĝisto. St. Albans (Herts, Britio) 15737 *Mathews L., Burnham Rd. 69, edzino. Stalingrad (Sovetio) 15896 Litvinov B., Lipeckaja 23, librotenisto. 15575 Kulikov G., Kamenskaja 5, ledajisto. 15897 *Ŝmidtova N., str. K. Libknehta 6. St. Florian b. Linz (Aŭstrio) 15663 Hoghofer F., Niederfrauenleiden [?] 7. Stettin (Germanio) 15860 Driechelt W., Schallehnstr. 30, b. Herzog, tajloro. Stockholm (Svedio) 15794 Persson A., Folkungagatan 102 v. g. Stonava (Ĉeĥoslovakio) 15557 Miczka J., bakisto. Stuttgart (Germanio) 15771 Schwalbe E., Elisabethenstr. 28/3, ĥemigrafo. Sulin (Sev. Kav., Sovetio) 15591 Andreev P., 3 Nagornaja 21. 15903 Manĉenko A., Pervomajskaja 24. Surajevka (Zejskogo okr., Sovetio) 15718 Tennikov E., Elektrostacio, Sal. V. Kr., Vokzalnaja d. Gorkomĥoza. Svedalla (Svedio) 15862 Österberg C., Box 28, metallaboristo. Ŝaĥti (Sovetio) 15921 Dolgov B., rudnik im. Kominterna nesvetaevskaj bolnica. 15910 Grunskij Johano. 15909 Smotriĉ Aleks.

(Daŭrigota)

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

AŬSTRIO. Salzburg. La grupo starigis gazetservon. La loka soc. dem. gazeto enhavas ĉiusemajne ĉ. 10 linian esp.-rubrikon (tekstoj el «S-ulo», kun cito de l’ fonto.) — BRITIO. Funkcias ĉe la nordanglia regiona komitato de Brita Socialista Gildo de Junularo (I. L. P. Guild of Youth) internacia koresp. oficejo, kiu senkonscie kreis esp. grupojn en la lokaj branĉoj de l’ gildo. La komitato ĉi-regiona funkcias inter junministoj ktp. en Durham, Northumberland k Nordjorkŝiro, krom Cumberland. Komence de aprila n-o aperos en soc. junulara revuo «Socialist Youth» esp. rubriko, kiun gvidos K-do Latimer. Sur la tagordo de l’ tutlanda kongreso (okazonta pentekoste en Bradford) staras propono «alvoki la registaran edukadfakon por enkonduki esp-on en lernejoj, kiel fundamenta lingvo anstataŭ la latina.» (Salutojn por la konc. kongreso oni adresu al William Latimer, ILP. G. Y., Trades Hall, Carlisle, Anglio.) (10 634.) — ĈEĤOSLOVAKIO. En Klatovi K-do Pelcman el Plzen gvidas kurson kun 23 p. (Inter ambaŭ urboj estas distanco de preskaŭ 50 km.!) La sama K-do gvidas en Plzen kurson kun 10 p. ĉe societo de lab. turistoj. — GERMANIO. «Arb. Esperantist» anoncas fondiĝon de novaj LEA-grupoj en Wechselburg, Amberg, Ribnitz, Templin k Frankfurt-Nied. De 3. k 4. majo renkontiĝos diversnaciaj lab. esp-istoj en limurbo Lindau (Bodensee) por manifestacii por esp-o. — Karlsruhe. 19. 3. komenciĝis kurso kun anoj de junkom. ligo. Ĉ. 20 p. Lernolibro laŭ gramatika metodo. Gvidanto 15 652. — SVEDIO. La sveda monata ŝakĵurnalo «Schackvärlden» enkondukis esp. kolonon, kiu akceptos kunlaborajojn de ĉiuj ŝakistoj, kiuj volas rekte en esp-o publikigi problemojn, interludojn aŭ raportetojn el la ŝaka vivo. — Malmö. Krom lab. esp. klubo ĉi tie ekzistas ankaŭ neŭtrala, kristana, tramista ktp. Ĉ. 50 p. lastvintre partoprenis la studrondojn aranĝitajn de nia klubo en ABF (Klerigasocio), kiu lasta tre favoras nian laboron, i. a. senpage disponigante sian hejmon por kunvenoj. Dum febr. la klubo aranĝis 4-semajnan kurson laŭ rekta metodo (en kadro de ABF). Instr. Ad. Ŝvarc (Germ.). Bona rezulto post 16-foja kunveno. La SAT-anaro k abonantaro al «S-ulo» malrapide, sed certe kreskas. Notinda estas la favoro de l’ loka socialdem. ĉiutaga gazeto por esp-o. En ĝi aperas de pli ol jaro kolono semajna. Aperis ekz. plena kurso en ĝi, ankaŭ esp. tekstoj. Lastatempe okazis grandaj esp. paroladoj: La hindo Sinha parolis en Popoldomo antaŭ granda publiko, same la aŭstria kalkul-laboristo Frey. En la nomo de sia ŝtato k turismo li profitas k monelsuĉas esp-istojn. (13 132 E. N.)

[REKLAMO p.9] JARABONO por membroj . . . 8 mk. g. por nemembroj . . 9 mk. g. Ankaŭ ¼-jare abonebla!

ĈE LA KATOLIKOJ

En «Espero Katolika» de 1. aprilo turnas sin la estro de esp-ista laboristaro kristana en Aŭstrio per alvoko al la tutmonda katolika laboristaro esp-ista k faras i. a. jenan konstaton: «La bolŝevismo k ĉiuj ĝiaj branĉoj: la socialismo, komunismo ktp. tre akurate obeis la konsilon de Marks: ‘Proletoj el ĉiuj landoj, unuiĝu.’ Sed ili ankaŭ ekkonis la nepran neceson de komuna lingvo por la internacia organizo k akceptis esp-on kiel supernacian lingvan interkomprenilon k ili propagandas k flegas ĝin grandstile en ĉiuj socialistaj organizoj de la mondo.» Poste li demandas: «Ĉu nur la bolŝevista laboristaro bezonas esp-istan centron?» k proponas krei laboristan fakon ĉe la katolika esp. organizo IKUE — «por la pli granda glorigo de Dio, por la honoro de nia sankta patrino, la Eklezio Katolika, por la savo de la laboristaro k fine por la mondpaco.»

* * *

En la sama n-o de «E. K.» ni trovas jenan opinion de iu sennoma esp. katoliko: «… La vero estas, ke la granda publiko plejparte sin tenas rilate al ni aŭ indiferente, aŭ eĉ ofte malamike. Kaj tiu malamikeco vidiĝas precipe ĉe kleruloj, profesoroj aŭ pastroj, kiuj konas la latinan lingvon. Por ili esp-o estas tro simpla, tro demokrata, ja, pardonu la nevolan ludvorton, tro SAT-ana …»

* * *

«E. K.» notas ankaŭ laŭ pola katolika jarlibro pri la malsukceso de katolika kongreso dank’ al la uzo de latina lingvo. Temas pri internacia kongreso pri reunuiĝo de la eklezioj. «… Estis nur 150 partoprenantoj, kies nombro, jam la duan tagon, malpligrandiĝis je la malpli granda duono … Kiel unu el la ĉefaj kaŭzoj de malsukceso oni devas konsideri la latinan lingvon, en kiu la lekcioj k debatoj estis faritaj. La latina lingvo estu kia ajn, ĝi estas tro malviva lingvo, ĝi naŭze katenas jam la parolantojn, ĝi tute lacigas la aŭskultantojn, ankaŭ eĉ la pastrojn, k ĝi fortimigas la ortodoksulojn.»

Do, eĉ en sia plej propra regno, ĉe la katolika Eklezio, la latina lingvo ne plu havas ŝancon konkuri kun esp-o.

— página 10 —

334 — SENNACIULO

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

E. Sazonova, Tuta Esperanto. Gramatiko, ekzercoj, vortaro. Eld. CK SEU, Moskvo, 1930. 48 pĝ. Form. 11×44 cm. Prezo: 14 kop. Ruslingva Eldonkv.: 25 000.

Tiu ĉi broŝuro tre similas la konatajn Ĉefeĉ-ŝlosilojn, enhavas esp.-rusan vortareton, la gramatikajn regulojn, afiksaron k kelkpaĝan esp.-lingvan ekzercaron. Ĝia koncizo eble allogas multajn ekstudi nian lingvon.

Poŝtkarto kun kalendaro de seninterrompa laborsemajno (en Sovetio). Eld. CK SEU, Moskvo. Eldonkv.: 5000 Prezo: 5 kop.

H. J. Bulthuis, L. K., Robinsono Kruso. Legolibro por geknaboj laŭ Campe. Kompilita. Eld.: W. J. Thieme & Cie., Zutphen, Holando, 127 pĝ. Formato: 15×22 cm. Prezo: 1.95 fl.

Hendrik Conscience, La Leono de Flandrujo. El la flandra trad. H. J. Bulthuis, L. K. Rekomend. de Esp. Literatura Asocio. Eld.: W. J. Thieme & Cie., Zutphen, Holando. Prezo: 3.25 fl. (bind. 3.75). 310 pĝ. Formato: 15,5×23 cm.

Henrik Ibsen, Imperiestro kaj Galileano. Mond-Historia Teatraĵo. Trad. de H. J. Bulthuis, L. K. Rekom. de Esp. Literatura Asocio. Eld.: W. J. Thieme & Cie., Zutphen, Holando. 276 pĝ. Formato: 15×23 cm. Prezo: 3.50 fl. (bind. 3.90).

MEMORNOTO

Represis el «S-ulo»: Salzburger Wacht, Salzburg, 24. 3., El Francio (8361); L’Humanité, Paris, 29. 3., sovetia Ford (283).

Priesper. artik. k notojn enhavis: Daily Worker, London, 28. 3., rubr.; Der Eisenbahner, Wien, 21. 3.; Signalen, Stokh., 27. 3.; L’Effort, Lyon, 29. 3.; Dimanche Illustré, Paris, 30. 3.

Pri SAT-Kongreso raportis: Labor’s News, Novjorko, 15. 2.

Peresper. materialon enpresis: Vojovniĉij Bezvirnik, Kiev, 20. 3. (liberpensula gaz., kiu koresp. esp-e; fruntpĝ. titolo en ukr. k esp-o, peresp. mat. larĝe uzita).

NIA POŜTO

Al kelkiuj. — Mi ja legis en «Heroldo» pri ekzisto de pamfleto kontraŭ min; sed ĝis nun la aŭtoroj ne komplezis per sendo de ekz-o; k ankaŭ la eldonantoj ne sendis recenzekz-ojn; sekve ni ne rajtas scii, ĉu la verketo estas priparolinda, refutinda aŭ nur prisilentinda. E. L.

Ind. Rev. — Vian manuskripton ni ricevis; ĝi estos uzata.

EST. — Unu aŭ du el la versaĵoj ni uzos okaze. La novelo rilatas al «LNE». (Transsendon ni prizorgos.)

12 990. — Viajn bildojn ni uzos, almenaŭ parte. Dankon! Red.

10 578. — Por via let. ni pagis punafrankon. Bonvolu noti, ke let. ne kostas 10 kop., sed 14. Adm.

[REKLAMO p.10] Bakistoj! Atentu! Ĉu estas esp. amikoj, kiuj volas interrilati kun ni por interŝ. spertojn pri panbakejoj, teknike, konstruo de panfornoj, analizo de faruno k fermento, baki per vaporo. Ni estas panbakejo produktanta 2500 panojn po horo en unu el niaj fornoj. Skribu al: Frans Engels, De Keyzerlei 12, Antverpeno, Belg.

[REKLAMO p.10] ATENTU! Inaŭguro! Okaze de la 1. majo ĉi-jare, la organizita laboristaro k oficistoj de Riesa k ĉirkaŭo, samtempe ankaŭ festos la inaŭguron de novkonstruita popoldomo. Jam de longe ni bezonis propran hejmon, k nun ni atingis nian celon. SAT-perantoj en ĉiu lando, instigu viajn organizojn, ke ili sendu stampitajn salutleterojn k telegramojn. Ni propagandu per esperanto. Sendu ĉion al K-do Alfred Kiss, Gewerkschaftssekretär, Bismarckstr. 77, Volkshaus. Riesa. Germanio.

[REKLAMO p.10] ĈIULANDAJ LABORISTOJ, sendu viajn infanojn al nia internacia LABORIST-INFANHEJMO socialista, vegetara, belege situita meze en Lüneburga Erikejo, en proksimo de arbaro, kun baneblo. — Tagprezo: 1,50 mk. g. — Ni parolas esperante, germane, france, angle. Detalojn sciigos al vi: Etti Gräffe (11 014), Laboristinfanhejmo. Müden s. Oertze, Kreiŝ Celle (Germanio). Atentu raporton en sekvonta «S-ulo» ★

[REKLAMO p.10] Ni gelaboristoj de 2-a urba ambulatorio serĉas gekorespondantojn el ĉl. Kun aparta ĝojo ni koresp. kun: flegistoj, kuracistoj, apotekistoj, L, PI, fotoj, gaz. — Ni garantias resp., div. donacojn k rekompencojn per belaj serioj de PI, afiŝoj, libroj ktp. — Skribu multnombre! Adr.: USSR, Simferopol, Dvorec Truda, Mejd. Rab. Svjazj. por ambulatorio.

[REKLAMO p.10] Allo, Allo! Proletaro de la tuta terglobo, aŭskultu! Je 1-a de majo ni aranĝas grandan internacian letervesperon kaj ekspozicion. Senprokraste sendu salutleterojn, poŝtkartojn, jurnalojn, gazetojn, fotojn k alian materialon. Ĉio estos rekompencata laŭ deziro per leteroj, ilustritaj poŝtkartoj, gazetoj, fotoj, poŝtmarkoj ktp. Adr.: Esperanta ĉelo, Komklub, Omsk, Siberio (Sovetio).

[REKLAMO p.10] Ni petas la K-dojn, kiuj sendis salutleterojn ktp. al la Administracio de «Uj Harcos» (Nova Batalanto) atendi iomete, ni respondos al ĉiuj! Skribu ankoraŭ! (Adreso la suba.) Esp. Grupo de Hungarlingvaj lab-istoj.

[REKLAMO p.10] Atentu! Gek-doj hungarlingvaj laborantaj en diversaj landoj de l’ mondo: Subtenu per abonoj nian 8-paĝan semajnan lab. klasbatal-gazeton «Fáklya» (Torĉo); antaŭe ĝi nomiĝis («Uj Harcos»), sed ĝin malpermesis la polico. Do ekagu! Adr.: «Fáklya» 33, rue de la Grange-aux-Belles, Paris-X., Francio.

[REKLAMO p.10] La komitato por internacia korespondo ĉe la jurnalo «Smiĉka», Volsk, USSR, kunligas por serioza korespondado ĉiulandajn laboristajn organizojn kaj labkorojn kun Volskaj laborejoj, fabrikoj k labkor-grupoj. Adr.: Volsk, Voljskij kraj. USSR. Do vostrebovanija al Semen Kirjanov.

[REKLAMO p.10] 40 ĉiuspecaj kooperativ-oficistoj deziras korespondadi kĉl pri IRH-movado, politiko, ekonomio, agronomio ktp. Usonanoj, skribu pri kotonkulturado. Respondon garantias SAT-ano 6771. Adr.: USSR, Turkmenio, Aŝĥabad, Stavropolskaja 22.

[REKLAMO p.10] 20 gelaboristoj volas korespondi kun ĉiulandaj laboristoj, ĉefe vitrolaboristoj, pri ĉiuj labor. temoj. Interŝ.: PI, PK, ilustr. gazet., esperantaĵojn. — Korespondproponojn sendu al K-do Ĉerniajev J. (14 948), Konstantinovka, Artemovskij okrug, poŝtkesto 37. Nepra k tuja respondo estas garantiata!

[REKLAMO p.10] Du junuloj filatelistoj Kevlin S. k Kozaĉenko V. dez. interŝ. PM, PK, PI, bfl, ilustr. gaz. kĉl, prec. kun Azio k Usono. Resp. gar. k. nepra. Adr.: USSR, Ukraino, Nikolaev, Rybnaja 43. Al K-do S. J. Kevlin.

[REKLAMO p.10] Redakcio de radio-gazetoj de Odesa Radio-Centro invitas proletojn el ĉ. l. skribi al red. pri klasbatalo, lab. k kamparana vivo, kondiĉoj de laboro, IRH, militdanĝero ktp. La ricevotan materialon la red. disaŭdigos. Skribu ankaŭ, kion vi dez. aŭskulti: kiujn deklamojn, kantojn esp-lingvajn, muzikaĵojn ktp. Sovetianoj rajtas sendi al Radio-Centro neafrankitajn let. Resp. gar. Adr.: USSR, Odeso, Lenina str. 17. Radio-Centro.

[REKLAMO p.10] Gekamaradoj tutmondaj! Por la 1-a maja festo sendu amase salutleterojn al Nikolaeva revolucia laboristaro. — Adr.: Ukrainio, Nikolaev, Zavod «A Marti». Esperanto. ◆

ENHAVO: — paĝo

La homo kaj la maŝino . . . . 325—327 Kanado — lando de ora oportuno . . . 327 El usona taglibro . . . . . . 327 Rezulto de ĝenerala elektado en Japanio . . . . . . . . 327—328 La laboro en la silkfabrikoj (Belgio) . . . . . . . . 328—329 Baptofesto . . . . . . . 328 Ŭestminster — Londono . . . 329 Diskutejo . . . . . . . . 329 Esperanto-Servo . . . . . . 330 Sennaciula Virina Paĝo . . . 331 Tra Esperantio . . . . . . . 332—334 Anoncoj . . . . . . . . 334

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

N.º 290, 24 de abril de 1930

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

6-a Jaro. N-o 290 — APERAS [S.A.T.] SEMAJNE — Leipzig, 24./4. 1930

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Kolmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerĥner

AL LA KVINA MILO!

Lastatempe ni ricevis de nia Administranto jenan noton: «El la n-o 286 ni ekspedis 4143 ekzemplerojn».

Dekalkulante la nombron da interŝanĝ-ekzempleroj, ni do konstatas, ke fine estas atingitaj la 4000 pagantaj abonantoj… Tio sekve signifas, ke la aperigado de «S-ulo» en amplekso de 12 paĝoj estas de nun certigata.

Tia rezulto estas sendube kuraĝiga… sed neniel kontentiga. Ĉu ni estas tro postulemaj? Ne! La fakto, ke ni povas aperigi la semajnan organon de SAT sen deficito, tute ne signifas, ke ni nun posedas la rimedojn por ĝin plivalorigi. Ni devas povi laŭbezone enmeti kliŝojn, grandajn aŭ malgrandajn; ni devas havi la eblon uzi por kelkaj negravaj, sed forigeblaj rubrikoj, precipe en la parto «Tra Esperantio», kiu okupas ja proporcie tro da spaco, pli da malgrandaj litertipoj, spacon ŝparigaj, — k tiu procedo plikostigas la kompostadon. Necesas, ke ni povu eldoni 16-paĝan n-on en esceptaj okazoj, ne riskante la severajn admonojn de nia «financministro». Ni bezonas… Nu, ĉiu mem povas diveni, kion postulas gazeto por fariĝi vere interesa k valora.

La reklamado, varbado k agitado por «S-ulo» estu do nepre k vigle daŭrigataj. Senhalte antaŭen al la Kvina Milo!

Se ni nun havus kvin mil abonantojn, estus eble iome malaltigi la abonprezon. Ĉiu K-do bone pripensu tion. Nia semajna organo fariĝu la plej valora, la plej multe legata k la plej malmultekosta el ĉiuj esperantlingvaj gazetoj.

La SAT-anoj certe povas jam fieri pri la 4000 pagantaj abonantoj de sia organo. Tiu atingo estas pruvo pri farita laboro de niaj Gek-doj k ilia serioza celado sukcesigi nian komunan entreprenon. Tamen estas konstatebla fakto, ke tia nombro tute ne imponas, kiam oni mencias ĝin antaŭ neesperantistoj. Tiam baldaŭ aŭdiĝas voĉo por demandi: «Ĉu tia nombro rilatas nur al ‘nia lando’?» Tia demando estas tiom natura ĉe internaciistoj; ili ja unue pensas pri «sia» lando. Kaj aŭdinte, ke la abonantaro de esperanta gazeto rilatas al la tuta mondo, tiam la nombro 4000 ne multe impresas; ĝi nur montras la efektivan malforton de nia movado.

Tiel estas k ni ne havu iluziojn. Redakcioj de nacilingvaj gazetoj k plej diversaj laboristaj organizoj volonte akceptas niajn servojn, sed ili tamen ne havas por ni grandan atenton k ŝaton. Kaj kial? Tial ke niaj servoj estas liverataj senpage; tial ke niaj organoj ne ankoraŭ estas kompareblaj kun iuj valoraj nacilingvaj gazetoj k havas ridinde malgrandan nombron da legantoj, konsidere ilian mondskalan varbkampon…

La grava, la ĉefa tasko restas do nepre pligrandigi la nombron de abonantoj, — kio kondiĉas la plivalorigon de nia gazeto.

* * *

Ni planas alian aranĝon de «S-ulo»; ni provos atingi, ke ĝi estu pli bone ilustrita k loga ol ĝis nun. Kvankam ni ricevis multajn aprobajn leterojn, ni tamen ne blindiĝas pro la laŭdoj; iafoje ni eĉ pli severe ol legantoj kritikas la enhavon k aspekton de «S-ulo». Sed ne ĉiam dependas de ni, ĉu la gazeto estas tia aŭ alia. Ne dependas de ni, ĉu niaj kunlaborantoj verkas talente, sprite aŭ nur pli malpli interese. Kapitalistaj gazetoj povas varbi la plej kapablajn gazetistojn, tial ke ili pagas laŭmerite. Tiel solvi la problemon ni ne povas. Alia vojo estas do trovenda.

Ni provos, ni serĉos — — — ni trovos…

Dume, Ge-SAT-anoj, varbu senlace; streĉu la fortojn, por k ĉe la X-a Kongreso de SAT ni povu montri al la skeptika publiko, ke nia antaŭeniro ne estas tute testuda.

Ne forgesu ankaŭ kunlabori, konsili, sugesti, pozitive kritiki. Nur tiel ni trovos la ĝustan vojon.

Antaŭen! Al la Kvina Milo…

«SENNACIULO».

— página 2 —

336 — SENNACIULO

La nuntempa situacio de l’ nacia hinda movado

La nacimovado en Hindio ne estas freŝdata; oni trovas ĝiajn unuajn manifestaciojn de post 1885, kiam kelkaj intelektuloj forte anglumitaj k subtenataj de la liberala angla partio formis la Nacian Kongreson por postuli kelkajn politikajn reformojn k la laŭgradan enkondukon de l’ parlamenta reĝimo. La nacimovado estis do, en siaj komencoj, pure konstitucia, ekstreme modera samtempe en siaj celoj k en siaj agmetodoj; nur ĉ. 1909, sekve de l’ dispartigo de Bengalio fare de lordo Kerzn (Curzon) la Kongreso decidis turni sin al pli maltima elpaŝo, la bojkoto al la britiaj produktoj. Malgraŭ la penadoj de Tilak k ekstremula malplimulto, la nacia Kongreso ĝis 1914, restis modera; ĝi reprezentis sole la intelektulajn rondojn k la naskiĝantan industrian burĝaron k ne pridiskutis la principon mem de la brita superregado en Hindio.

Dum la milito, la nacia Kongreso subtenis unuanime Anglion, k ĉi tiu respondis en 1917, promesante la proksiman enkondukon de l’ Home Rule (memregado); sed post la armistico, nova fakto ektransformis entute la agmetodojn de l’ Kongreso; la interveno en la batalo de l’ laboristaj k kamparanaj amasoj. Efektive, la prezaltiĝo kreskigis, dum la militodaŭro, konsiderinde la popolan mizeron, k la loĝantaro estis tiom malfortigita per la nutromanko, ke en 1918 la influenc-epidemio sekvigis pli ol 12 milionojn da mortoj (pli ol la milito por ĉiuj militantaj potencoj kune). Samjare, multnombraj strikoj eksplodis k sindikatoj formiĝis en la ĉefaj urboj, Gandhi fine, tiom per sia religia personeco, kiom per sia propagando favore al la radŝpinilo, komencis akiri sur la amasojn grandegan influon.

Hindio, post la promesoj de 1917, atendis de Anglio, se ne la tujan Home Rule, almenaŭ profundajn preparajn reformojn alportontaj la enkondukon de parlamenta reĝimo; ankaŭ la publika opinio estis forte elrevigata per la reformoj Montagju Ĉelmsfod (Montagu Chelmsford) de 1919; el 319 milionoj da loĝantoj, malpli ol 7 ricevis la voĉdonrajton; la nacia k provincaj kunvenoj nombris 33% da membroj nomitaj de la registaro; fine, la plej gravaj servoj restis «rezervitaj» k estis administrataj de «Plenum-Konsilantaro», nomita de l’ guberniestro k respondeca al li sola; nuraj la transportaj servoj estis konfidataj al hindaj ministroj respondecaj antaŭ la Kunveno. Kontraŭ tiu ĉi karikaturo de reformoj, la nacia Kongreso decidis ne atenti pri la proponoj de l’ registaro. En sama momento Anglio malfavorigis kontraŭ si la mahometanajn amasojn, kredigante, ke ĝi favoras la forpeliĝon de l’ turkoj el Konstantinoplo, kio konsistigis baton kontraŭ la aŭtoritato de l’ Kalifo, plej alta ĉefo de l’ tuta Islamo. Fine, en 1920, la vicreĝo publikigis la Raŭlat (Rowlatt)-akton, kiu proklamis la militleĝon en Bengalio k punis kun la plej granda

[BILDO p.2 | 36,24,67,70] Ksilografiaĵo: ŝtona skulptaĵo de multkapa serpento (nagao) kaj leona statuo sur ŝtuparo de templo, sub arbobranĉoj.

severo ĉiun ribel- k konspir-agon. La unuanima hinda opinio leviĝis kontraŭ ĉi tiu leĝo; la protestkunvenegoj multobliĝis en la tuta lando k servis kiel preteksto por subprem-agoj, speciale por la terura buĉado de Amritsar, kie la trupoj de M. Oduajr (M. O’Dwyer) k de l’ brigadestro generalo Dajr (Dyer) atakis sen provoko kunvenon el 2000 viroj, virinoj k infanoj, k mortigis el ili plurajn centojn.

De tiam ĉiu kunlaborado kun Anglio fariĝis neebla, k la nacia Kongreso deklaris en sia kunsido de Nagpur (dec. 1920), laŭ la instigo de Gandhi, sian rompon de ĉiuj rilatoj kun la registaro. La hindaj patriotoj devis rezigni siajn britajn titolojn k ordenojn, rifuzi ĉiun oficistan postenon, retiri siajn infanojn de la publikaj lernejoj, vesti sin sole per «kadar» (drapo ŝpinita k teksita hejme), kunamasigi la fremdajn ŝtofojn por fari el ili ĝojo-fajrojn, rifuzi fine partopreni en la leĝdonaj kunvenoj devenintaj el la Reformo. Samtempe Gandhi prezentis tutan programon de sociaj reformoj entenanta la batalon kontraŭ la «netuŝeblo» (kasta leĝo — Red.), penadon por plibonigi la situacion de l’ virinoj, la batalon kontraŭ la alkoholismo, fine la revenon al la radŝpinilo, komprenita kiel rimedo por havigi al la malfeliĉa kamparano kromenspezon. Momenton ŝajnis, ke nekontraŭstarebla movado ribeligos Hindion kontraŭ la fremdan estrecon, k ĉe la Kongreso de Ahmedabad en 1921, Gandhi ricevis la plenpovon por gvidi la batalon k prepari movadon de civitana malobeo, kondukontan, per laŭgradaj agoj, al ĝenerala rifuzo de impostpagado. Sed, tumultoj eksplodis baldaŭ en la tuta lando; perfortagoj plenumiĝis; k oni scias kiel, sekve de l’ tragediaj okazoj de Ŝaŭri-Ŝaŭra, kie la popolo mortigis la anglajn policistojn, Gandhi ordonis la haltigon de l’ batalo.

Depost 1922 la politiko de l’ Kongreso estis sufiĉe hezitanta; diversaj metodoj estis sinsekve elprovataj k forlasataj, k fine oni revenis en 1928 al la sama punkto, kiel en 1921, sed kun almenaŭ la unueco k la agopovo, kiun Gandhi sukcesis realigi:

  1. Gandhi favoris politikon de radikala ne-kunlaborado, inkluzive la rifuzo kunlabori ĉe la leĝdonaj kunvenoj; post lia enkarceriĝo, lia posteulo ĉe la gvidado de l’ Kongreso, C. R. Das, deklaris sin por la revolucia parlamentismo, k la Kongresanoj eniris la kunvenojn por tie fari sisteman obstrukcon k malhelpi ilian funkciadon; la Svaraj¹-partio estis tiam formata k ĉe la kunveno de Belgaum ĝi estis rajtigata reprezenti la Kongreson ĉe la nacikunvenoj. Dum la elektoj de 1923 la svaraj-anoj konkeris multajn sidlokojn, eĉ la plimulton en du provincoj same kiel ĉe la nacia Kunveno; sed kiam necesus apliki la sisteman obstrukcon, pluraj gvidantoj rifuzis tion k deklaris sian favoron al politiko de «respondeca kunlaborado». Ĉe la elektoj de 1926 pluraj partioj vetbatalis pri la voĉoj; la liberaluloj reprezentis la grandajn anglemajn industriistojn k la financistojn; la sendependuloj entenis la influhavajn personojn (posedulon aŭ etkapitaliston), kiuj ne sentis la bezonon, por esti elektataj, sin prezenti sub la etiketo de partio, tiel kiel la mahometanoj malmulte avidaj aliĝi al Kongreso preskaŭ ekskluzive hinda; la

¹) Svaraj = memregado.

— página 3 —

SENNACIULO — 337

svaraj-anoj parolis je la nomo de l’ Kongreso; la naciistoj fine estis ekskongresanoj rifuzantaj de nun praktiki la obstrukcon. La svaraj-anoj perdis kelkajn sidlokojn je profito de l’ sendependuloj k de l’ naciistoj, ke ne plu havante sufiĉan politikan forton, ili devis rezigni je la obstrukco k kontentiĝi formi en la kunveno opozician parlamentan grupon.

  1. Dua provo, tiu de l’ konstitucia opozicio, estis tiam farata k ankaŭ ĝi donis nur elreviĝojn. Du gravaj aranĝoj, la doganleĝo k la monreformo, estis voĉdonataj de la nacia Kunveno kontraŭ la volo de l’ granda plimulto de la hinda publik-opinio; sed la registaro povas preskaŭ ĉiam akiri malfortan plimulton, dank’ al la voĉoj de l’ membroj nomitaj (¹/₃), kreolaj k mestizaj reprezentantoj, k kelkaj mahometanaj deputitoj; kiam ĝi ne havas la plimulton, la plenumpovo cetere havas la liberon (k ĝi uzis ĝin ripete) deklari ian demandon urĝa k fari tuj decidon perdekretan. La sperto do montris, kiel ĝin antaŭvidis Gandhi, ke la reformoj de 1919 estas neaplikeblaj k ke ilia rezulto estis malfortigi la nacimovadon starigante unu kontraŭ la aliajn ĝiajn diversajn frakciojn.

La nomiĝo de l’ Komisiono Simon en 1928 cetere realigis denove la kvazaŭunuanimecon de l’ hinda opinio; ĉi tiu komisiono, kiu, laŭ la leĝo de 1919, devis esti elektata post dek jaroj da aplikado de l’ reformoj por fari rekomendojn pri la estonta regularo de Hindio, entenas ekskluzive la deputitojn de l’ brita parlamento; la hinda opinio konsideris la escepton de l’ hindoj kiel insulton k la plimulto de l’ partioj decidis bojkoti la komisionon Simon. La Kongreso de Madras en dec. 1928 elektis krome mem alian komisionon preziditan de la svaraj-gvidanto Motilal Nehru, al kiuj ĉiuj politikaj ĉefoj hindaj estas alvokitaj kunlabori; tiu ĉi komisiono estis komisiata ellabori konstituci-projekton k ĝin antaŭmeti sekvantan jaron al Konvencio el ĉiuj partioj. Ĉi lasta okazis en dec. 1929 en Kalkuto; la raporto Nehru prezentis konstituci-projekton inspiritan de l’ aŭstralia ekzemplo, k akceptis sekve duon-memregan (dominion)-regularon, kiu entenis la ĉeeston ĉe ĉiu nacia aŭ provinca kunveno de angla guberniestro havanta la rajton de l’ malsankcio. Sufiĉe multnombra frakcio de l’ kunveno, gvidata de la propra filo de l’ prezidanto, Jahavarlal Nehru deklaris sin kontraŭ la raporto k postulis la kompletan sendependecon; fine kompromiso estis realigata de Gandhi; k ultimato estis sendata al Anglio minacpostulante konsenton al Dominion (duon-memrego), aliokaze je la 1. januaro 1930 la plena sendependeco estus proklamata, k la movado de ne-kunlaborado, kiu irus ĝis la civitana malobeo k la impostpaga rifuzo estus reprenata, kiel en 1921.

(Daŭrigota.)

A. Filip (Philip).

El la franclingva revuo «Eŭropo» (Europe), 15. 3. 1930, tradukita.

Socipolitikaj Notoj

En Lotaringio, kie 200 mil proletoj (el kiuj 60% enmigrintoj rekrutitaj malproksime) laboregas en la fer- k karb-minejoj, la eŭropa pezindustrio trovis koncentropunkton. Kiom nacie intermiksitaj estas la tieaj laboristoj, montras jenaj nombroj: El 25 mil laboristoj okupitaj en minejoj k metalurgio de Luksemburgo 11 mil estas alinacianoj, — 4100 italoj, 3400 germanoj, 1620 belgoj, 750 francoj k 1130 poloj, hungaroj, aŭstroj, rusoj ktp. Tiu ĉi miksiĝo de naciecoj k lingvoj kontraŭstarigas konsiderindajn malhelpojn al la varbado porsindikata. Apenaŭ 10% de la laboristoj sindikataniĝis. Por efike kontraŭagi al tiu priplorinda stato, la Amsterdama Internacio konsistigis freŝdate tielnomatan «kvarlandan» Komitaton inter sindikataj unuiĝoj el Francio, Germanio, Belgio k Luksemburgo. Tiu komitato provos varbi en sindikatojn la fremdlandajn manlaboristojn, finance helpata de la Internacioj profesiunuiĝaj minista, konstruista k metalista, kiuj estas ĉefe interesataj pri la sukceso de tiu varbado. — Sed por forigi la malsamlingvecon nenio estas entreprenata. H.

*

En Bavario apud la limo ĉeĥoslovakia troviĝas la porcelan-industria urbeto Selb. El la ĉ. 6 mil gelaboristoj-salajruloj en porcelanfabrikoj granda nombro estas maldungita, kiu nun pligrandigas la 3-milionan amason da senlaboruloj en Germanio. Laboristoj loĝantaj en najbaraj urbetoj k vilaĝoj ankaŭ trovas en Selb-aj fabrikoj panakiron, inter ili multaj el ĉeĥoslovakiaj lokoj. Ĉu estas prave, ke «fremduloj» forprenu la panon de la germanoj? Tiel eĉ rezonas senpripense laboristoj. Sekve, la «fremduloj» unue estas forpelitaj el laborejo. Laŭ gento k lingvo tiuj ĉi ĉeĥoŝtatanoj estas germanoj, k en multaj kazoj ili dum jardekoj forvendis sian laborforton al germanaj ekspluatantoj. La hazardo, ke ili loĝas ĉe landlimo, pligrandigas ilian mizeron, ĉar ili ne ricevas ŝtatan monsubtenon. Do, for la limojn! (2419, Selb).

*

La artikolo de K-do Gross (1899) en n-o 281, pĝ. 238, pri «fidindo de informoj» postulas klarigon. Efektive ambaŭ de tiu K-do cititaj artikoloj pravas. Laŭ labortarifo la meza labortempo en Germanio estas semajne 48 horoj. Sed la tarifo permesas kromhorojn. Tial la ekspluatistoj eluzas tiun ŝancon k devigas la laboristojn labori 60—70 horojn semajne. La sindikatoj, ligitaj per tiu ĉi tarifo, ne povas aŭ ne volas kontraŭbatali. Do, K-do 3018 citis la surpaperan, k mi la realan labortempon. R. Rössler (11 297).

[BILDO p.3 | 47,20,53,23] Nigra kvinpinta stelo.

Lernu de la klasaj kontraŭuloj!

En Vieno estis fondita «Kontraŭmarksisma Komitato», kiu celas unuigi ĉiujn organizojn batalantajn kontraŭ la «marksismo» en Aŭstrio. La nehaltigeblaj progresoj de la laboristaj partioj, la penetrado de socialismaj ideoj eĉ en montarajn vilaĝojn k la daŭra laboro de la socialdemokrate administrata komunumo de Vieno jam komencas timigi la burĝaron. La kapitalistoj ofte havas pli certan klasinstinkton ol la proletaro, ili komprenas la valoron de organizado k ekformas remparon kontraŭ la socialisma movado. Ke nur la unueco ebligas la sukceson, tiun sekreton ili precize scias. Se la proletaro ne same agas — des pli bone. Entreprenistoj sen diferenco de la religio, kristanaj fabrikposedantoj k hebreaj bankistoj brako en brako, naciemuloj k faŝistoj, ĉiuj kuniĝas sub la devizo de l’ «kontraŭmarksismo». Ili nur konas unu malamikon: la laboristaron. Ho, ili tute ne deziras la klasbatalon, ili nur ŝirmas la okcidenteŭropan civilizon kontraŭ la bolŝevisma danĝero. Sed ili liveras la plej klaran ekzemplon por la klasbatala pensmaniero de la burĝaro. F. S., Vieno.

Kamenskoje

Decembro 1929

Kantebla laŭ la melodio en la SAT-Kantaro n-o 27: Redonu mian monon!

El rusa urbet’ Kamenskoje Aŭdiĝis ĝojiga inform’: «Preĝejoj nun ĉiuj fermitaj, Finiĝas ĉiel-kloroform’!» Kamenskoje estu modelo por ni, por ni; Kamenskoje ja estu modelo por ni!

Decidis la urbo racie: «Ne plu religia nebul’!» Gefratoj, pro via progreso, — Jen nia elkora gratul’! Kamenskoje estu modelo por ni, por ni; Kamenskoje ja estu modelo por ni!

La «Liberpensuloj» tutmondaj Fieras pro via sukces’; — Imitu la rusajn gefratojn, — Nun estu por ni la promes’! Kamenskoje estu modelo por ni, por ni; Kamenskoje ja estu modelo por ni!

J. Burger (601)

— página 4 —

338 — SENNACIULO

Letero el Bulgario

En Bulgario la laborista movado kutimiĝas vivi en eksterleĝeco. La revoluciaj organizoj ja estas malpermesitaj, posedo de kluboj, aranĝo de kunvenoj ktp. Ofte la policanoj arestas tutan kunvenantaron k devigas en policoficejo subskribi dokumenton pri «neleĝa» kunveno, kio signifas monpunon. Dum la tabaklaborista striko en Haskovo ekz. estis subskribataj 2000 tiaspecaj dokumentoj — po 2000 bulg. levoj (ĉ. 15 dol.)…

La laborista klaso ne posedas civitanajn rajtojn, nur tiajn, kiaj estas utilaj por la reganta klaso: pagi regule ĉiujn impostojn sen protesto, soldatiĝi por gardi la parazitojn, militi por amasigi posedojn al la riĉularo. Sed la laboristoj ne rajtas defendi siajn proprajn interesojn. Unu ekzemplo: Kiam antaŭ 3 monatoj la proleta pedagogo. T. Pavlov forlasis la malliberejon, li intencis paroli publike. Loko k dato estis fiksitaj. Multaj proletoj alvenis, k la loko estis plenplena. Sed policanoj-provokistoj intervenis, malpermesis la paroladon k arestis multajn personojn, kiuj protestis.

Laboristaj gazetoj estas akre cenzurataj. Tiucele troviĝas en la presejoj, kie tiaj gazetoj estas presataj, ĉiam polic-kontrolisto. Li portas la pretan ekzempleron al prokuroro, kiu post unu, du semajnoj decidas pri ĝia sorto. Sed ankaŭ la policanoj ofte mem havas rajton cenzuri, konfiski, malhelpi aperon. La antaŭe aperintaj revoluciaj gazetoj tute ne plu povas aperi. Nur la oficiala organo de Lab. Partio («Robotnice Delo») eliras monate unu fojon (ĝi estas intencita kiel ĉiutaga gazeto!). En la centra malliberejo de Sofio kuŝas 80—100 redaktoroj de lab. gazetoj. Nuntempe redaktantoj mankas por la centra organo pro sinsekvaj arestoj.

La faŝistaj sekretpolicanoj postsekvas k persekutas sindonemajn, aktivajn, pli klerajn laboristojn. Tiel ili per teroro atingas limigitan legadon de la lab. gazetaro.

Arestoj al Plovdivaj junkomunistoj

Antaŭ du monatoj la Plovdiva polico sukcesis malkovri junkomunistan sekcion en la urbo, ĉar unu membro estis kaptata en la momento, kiam li surgluis afiŝon. Poste oni arestis ankoraŭ ok personojn. Dum la traserĉo en domo de komjunulo la policanoj eltrovis sekretan presejon. Unu junulo intencis jeti sin el la fenestro, sed estis malhelpata k arestata. Preskaŭ ĉiuj estis kruele batataj en la policoficejo. Nuntempe ili troviĝas en la malliberejo. Inter la junuloj estas du SAT-anoj.

Malgraŭ tiuj registaraj agoj la laborista movado en Bulgario vivas k vivos tiom longe, kiom ekzistos laborista klaso. Bulgarano.

La komunuma loĝej-konstruado en Vieno

Vieno (kun 1 800 000 da loĝantoj) estas la plej granda urbo administrata de socialistoj, kiuj posedas la dutrionan-plimulton en la urbkonsilantaro. La laboro de la novaj administrantoj estas konata en la tuta mondo pro la reformo de la lernejo (enkonduko de modernaj instrumetodoj), pro la verkoj de la socia prizorgo por infanoj k maljunuloj, pro la konstruado de grandaj banejoj k nelaste pro la grandiozaj popolaj loĝejoj.

Ĉiujare «pligrimas» multaj fakuloj, scienculoj k funkciuloj Vienon por studi la cirkonstancojn k eble imiti ilin en la patrujo. Estimataj gazetoj konfesas la modelan, laŭdindan agadon de la Viena komunumo; la progresojn de la batalo kontraŭ la mizero substrekas eĉ burĝaj jurnaloj — en eksterlando.

Kiel la komunumo ebligas la konstruadon de la popolloĝejoj? Precipe per imposto, kiun devas pagi ĉiu loĝanto k kiu estas gradigita laŭ la amplekso de la loĝejo. Riĉuloj pagas altegan sumon, laboristoj nur tre malmulte. Ankaŭ ekzistas apartaj impostoj por luksaj gastejoj k kafejoj, varieteoj, amuzejoj k teatroj, kie estas vizitantoj unuavice burĝoj.

El la rezultsumo de tiuj impostoj la komunumo ĝis nun konstruigis 38 204 loĝejojn, por kies konstruado oni uzis 607 868 vagonojn da materialo (brikoj, sablo, cemento), tio estus vagonaro de Vieno ĝis Siberio. Kompreneble la loĝejoj estas moderne instalitaj k havas elektran lumon, gasfajrujon k propran necesejon. Dum la venontaj 5 jaroj la komunumo intencas denove konstrui 30 000 loĝejojn k krome 1 600 loĝejojn jare, se la registaro donas subvencion.

Ĉar la socialdemokrataj administrantoj de Vieno klopodas krei homindajn loĝkondiĉojn por la popolo, la burĝaro furiozas k minacas per la faŝismo. Sed la komunumo trankvile daŭrigas sian laboron, kiu kaŭzas la atenton de la tutmonda laboristaro por la «Ruĝa Vieno». F. S., Vieno.

FAKTOJ SEN KOMENTOJ

Ankaŭ la japanoj artefaras novan alfabeton

En Japanio fortiĝas tre vigla movado por la romanigo de l’ skribo. Miloj da lernantoj scias skribi sian lingvon per latinaj litertipoj. La nombro da adeptoj de tiu ĉi reformo kreskas konstante. La ĉinaj litertipoj, kiujn ĝis nun aplikis la japanoj, estas longaj k malfacile ellerneblaj. Studi ilin estas privilegio de malplimulto. La amaso de l’ popolo ne povas instruiĝi. Dum la ĉina skribo daŭros esti studata en Japanio de specialistoj kleraj, la latinigita japanlingvo, facile legebla, fariĝos la kuranta, de ĉiuj akirebla lingvo. Nur la ortografio de l’ japanaj vortoj en latinaj tipoj restas ankoraŭ fiksenda. Diversaj solvoj estas proponitaj. Oni facile interkonsentos. Feliĉaj la japanaj infanoj, al kiuj la nuntempaj gramatikistoj preparas racian, simpligitan ortografion, sen esceptoj nek malregulaĵoj. P.

Mastroj mokas pri senlaboruloj

En n-o 19 de «Arbeitgeberzeitung» (Gazeto de l’ labordonantoj), aperanta en Germanio, ni trovas jenan ironian versaĵon: «Stampo»-kanto¹. La vivo nuntempa estas plezur’ — en tia bela mondo; ja sufiĉas «stampigi» nur — por ricevi monon. Kial do labori, se pagata estas — ankaŭ la nenionfarado; al la stultuloj ĉiam restas — laborego k ŝvitado. Tial — karaj ‘stampo’-fratoj — vivu kiel senzorguloj; estas devo de la ŝtatoj — zorgi pri la ‘stamp’-pensiuloj.» Komento al tiu provoko estas superflua. (Esp-igis H. Simon, 6604).

¹ En Germanio la popolo diras «mi stampigas» por esprimi: «Mi estas senlabora, k tial mi iras por kontrolo, por stampigi la kontrolkarton.» Ĉar kutime ĉe la kontrolado de l’ senlaboruloj la kontrol-oficisto metas stampon sur la kontrolkarton.

Por nia distro

[BILDO p.4 | 68,52,93,83] Karikaturo: el muro kun ŝildo «MODERNA INDUSTRIO» elstaras mekanika ŝarnirita brako, kiu faligas laboriston kun rubando «LABORO» en kuvon surskribitan «SENLABORECO»; subskribo de la desegnisto.

La magistrato konsilas…

«Senlaborulo saltis en la akvon! Kion vi intencas fari?» — «Jes, oni devas aranĝi ion! Estas jam la tria fojo dum unu semajno! Oni devas malhelpi tion! Ni starigu policiston sur la ponto!» Trad. 3018.

— página 5 —

SENNACIULO — 339

PLUO PRI LONDONO

La interesa artikolo en «S-ulo» n-o 283 instigas min skribi miajn pensojn pri Londono.

K-doj, kiuj vizitos nian ĉefurbon dum aŭgusto, vidos altajn novajn konstruojn, belajn butikojn, k popolamasojn kuregantajn tra la stratoj, k eble, sen imagopovo — ili ne vidos pli multe.

Londono, malgraŭ sia bruego k vivado, estas civito el fantomoj — fantomoj de la malbona, malĝoja estinto. Imagu pri tiu malgranda kvadrat-mejlo, nomata «La Civito», kies pavimoj neniam ripozis de la paŝbruo de multaj generacioj, kies muroj ne ĉesis eĥi la ekscitajn voĉojn de homaro dum 2000 jaroj.

Oni diras, ke fantomoj revizitas la lokon de siaj pasintaj krimoj, do, certe ĉi tiu civito estas fantom-vizitata, ĉar dum multaj jarcentoj estas faritaj krimoj sennombraj, portintaj malĝojon k subpremon al la tutmondo.

La komenciĝo de Londono ne estis hazarda afero, la kreskaĵo ne ebliĝis aliloke. Naturo k homaj bezonoj difinis la lokon por la granda kunvenejo. La rivero Tamizo (Thames) devis esti transpontigata en loko plej proksime al la maro, kie ponto estis konstruebla. Tio decidis pri la lokiĝo de Londono. Ekzemple Ŭatling-strato (Whatling Street), la granda vojo, laŭ kiu la romanaj legioj marŝis norden, devis transiri la ponton de Londono. Kompreneble urbeto elkreskis ĉirkaŭ la pont-transiro por plenumi la bezonojn de venantoj k foirantoj. El tiu malgranda negoc-urbeto divolviĝis la vasta konstru-amaso, kiu nun kovras preskaŭ 160 kvadrat-kilometrojn.

Mirinda Londono — plena de fantomoj — poetoj k filozofoj sennombraj vivis k malsatis en ĉi tiuj stratoj. Kruela Londono — pli granda vet-infero ol Monte Karlo — la centro de la ora «araneaĵo» el malvero, kiu interkonfuzas la tutmondon.

Starante apud Londona ponto oni estas troŝarĝita per pensado pri la estinto! Ĉie fantomoj! Trans la malnovan ponton iris la reĝino Elizabeto kun siaj gajaj bravuloj al la Globa teatro por aŭdi la lastan ŝercaĵon de Ŝekspir aŭ Ben Ĝonson (Ben Jonson), por filozofii kun Hamleto aŭ ridi kun Falstafo.

Vidu malantaŭ la rivero tiun grizan antikvan fortikaĵon. Tie suferis k pereis ambaŭ, la nobluloj k la fiuloj. Tie la saĝa k bona Tomaso More (verkisto de «Utopia») atendis kun trankvilo sian morton, same kiel Sokrato. Tie Valter Rale (Sir Walter Raleigh) pasigis siajn lastajn tagojn, verkinte la Historion de la Mondo. Eĉ ĝis la granda milito la tragedio ne ĉesis — tiam la muroj de la Turo (Tower) ofte resonis de la pafado, kiu finis la vivojn de homoj kontraŭstarantaj al la registaro.

Jen estas alta kolono apud ni. Tie ĉesis la granda fajrego, kiu forbruligis la pest-infektajn stratojn de mezepoka Londono.

Promenante ni rimarkas, ke eĉ la strat-nomoj rememorigas nin, ke Londono ĉiam estis la civito de financaj entreprenoj. Ĝi ĉiam bonvenigis la fremdulon, kiu alportis la monon. Ĉi tie la hebreoj ne estis persekutataj kiel ofte en aliaj landoj, se nur ili posedis sufiĉe da moneroj.

[BILDO p.5 | 36,24,54,51] Foto de la Viktoria Turo de la parlamentejo en Londono, vidata trans la rivero en krepusko, kun luno en la ĉielo kaj la turo spegulita en la akvo. Subskribo: «VIKTORIA TURO».

Lombard-strato, jam bank-kvartalo, nomiĝis tiel, ĉar ĝi estis la kolonio de tiuj ruzaj monpruntistoj de la Sudo, kies blazono — la tri oraj globoj — nun estiĝis la signo de la hipotek-makleristoj.

Irante okcidenten, ni povas imagi Ĉipsajd (Cheapside) el epoko, kiam la memfida burĝaro de antikva Londono vivis k movis sin pompe inter siaj antaŭlignaj (? Red.) domoj k la interŝanĝ-halo. Ĉiu burĝo estis ano de sia propra kostumita anaro aŭ gildo, k unuiĝinte ili spitis la reĝon mem. (Por montri la postvivadon de antikvaj institucioj: la malnovaj civit-anaroj ankoraŭ ekzistas. La aŭtoro konis dikventran memkontentan viron, kiu estis civit-magistratano k granda komercisto, k li fiere apartenis al la anaro de barbiroj! Tia estas la absurdo de l’ temp-eraroj.) Hodiaŭ la metiunuiĝo estas la malbona sonĝo de la kapitalisto. La mezepoka komercisto plendis pri la metiistaj bandoj, kiuj konsistis el metilernantoj, komizoj ktp. k tenis en teruro la civiton per siaj petolaĵoj k tumultaj ribeloj kontraŭ la estraro.

Ĝis la fino de nia diskutado pri antikva burĝaro ni atingis Smithfild (Smithfield). Multe da malfeliĉaj fantomoj premas ĉirkaŭe. Ĉi tie la sekvantoj de la milda Jesuo bruligis unu la alian. Ni tute ne admiras tiujn religiajn fanatikulojn, sed kelkaj inter la martiroj estis pli grandaj ol ilia religio k estis la liberpensuloj de sia tempo.

Smithfild ne estas bela aŭ interesa loko hodiaŭ. La granda viand-vendejo, la malsanulejo (Hospitalo de St. Bartolomeo) k la brumovado de moderna Londono ne forkondukas al romantiko. Sed tre interesa historio okazis ĉi tie. Reve ni reiru al la fatala tago, la 15-a de junio 1381. Tiam ĉi tiu placo estis la kunvenejo de 30 mil armitaj laboristoj k kamparanoj, kiuj renkontis la reĝon por postuli la rajtojn de liberuloj, ĉar la nobeloj penis restarigi la servutecon. La civito estis tute en la manoj de la ribelantoj, k ili povis ordoni kondiĉojn. Certe la tiranoj tremis en siaj ŝuoj pro la unua suprenleviĝo de l’ angla proletaro. Sed kio estas la cerboj de la simplaj kampuloj kontraŭ la ruza perfido de reĝo k leĝistoj? Tiu granda armeo disiĝis, ili estis tute satigitaj per malplenaj promesoj. La kuraĝa gvidanto Ŭat Tajler (Wat Tylor) estis perfide mortigita de la ĉefurbestro de Londono k la reĝo denove dormis sen timo. Kiam la burĝaro diskutis kontraŭ alia reĝo en la jaro 1649, ili uzis hakilon kiel argumenton, k ĝi tute konvinkis la reĝon. Niaj rusaj k francaj K-doj memoru, ke ili ne estis la unuaj, kiuj donis tiel akran medikamenton al siaj reĝoj.

Baldaŭ ni iros al la lumoj k ridado de Pikedile (Picadilly), sed unue ni certe devas viziti lokon, kelkajn paŝojn for de Smithfild, kiu sendube estas fantomvizitata. Mi bone memoras la malnovan malliberejon de Nuget (Newgate); en la griza ŝtonmuro estis la fera pordo, tra kiu la kondamnitoj estis kondukataj al la pendigilo. Hodiaŭ la ĉefa krima juĝejo staras tie, sed oni ne povas forgesi tiun malnovan malliberejon — tiel bone konatan kiel la Bastij — simbolo de kruda malhumano de feŭdismo. La nova kapitalismo, kvankam ĝi estas kruela, plenumas la aferon per pli subtilaj metodoj. Ĉe Nuget en pasintaj tagoj oni ofte aŭdis la teruran tondradon de la veturilaĉoj portantaj malĝojajn aĉulojn al Tajb’n (Tyburn). Jen staris la abomena figuro de la ekzekutisto, la ĉirkaŭa amaso akompanis la kondamnitojn sur la mortvojo per malĉasta ŝerco k diboĉa ridado, dum la mortsonorilo funebre sonoris de Sankta Sep’lka (Sepulchre). La preĝejon vi vidas trans la vojo.

Oni povas paroli pri tiuj fantomoj de malnova Londono dum multe da horoj, sed eble vi nun havas sufiĉajn fantomojn k deziras reveni al la Londono de rapidaj aŭtomobiloj k ekbrilantaj lumoj. Mi tute konsentas k mi estas kontenta, se mi povis konvinki vin, ke kvankam Londono ne estas bela urbo, ĝi estas tre interesa loko k eble entenas pli da homara historio ol aliaj urboj. Cetere al fremdaj SAT-anoj, kiuj ne ŝatas fantomojn, ni povas promesi la vivan kamaradecon de la britaj anoj.

Edwin G. Dunn (13 969).

— página 6 —

340 — SENNACIULO

DU TAGOJ EL MIA VIVO

Frumatene, je la sesa, sonas la vekhorloĝo. Ĉiam ankoraŭ laceta, mi ellitigas min. Lavinte, vestinte min, mi englutas la jam antaŭvespere pretigitajn panerojn, k per biciklo rapidas al fabriko. Tie, de la sepa k duono, ofte jam de la sesa k duono ĝis la deksesa posttagmeze mi prilaboras metalon — laŭ pecpago laboregas — ĉiam ripetante la samajn pezajn movojn: turni k tranĉi 4,5 mm-metalfadenon, laborakirante, se mi rapidegas, proksimume 30 mark. (=7 dol.) dum unu semajno. En la fabriko bruadas la maŝinoj, tondras la radoj, frapegas la marteloj tiel laŭtege, ke neniu povas aŭdi la alian. Kiam fine vespere la maŝinoj haltas, ni ĉiuj ŝajnas surdaj . . .

Lacege la laboristoj hejmeniras. Hejmen? Mi loĝas kiel multaj el miaj kun-laboristoj en luita ĉambro. Tie mi unue refreŝigas k radikale lavas min de l’ kapo ĝis la piedoj. Estas ĉiam necesege! Ĉar la maŝinoleo penetras ĉien.

Refreŝigite, mallacigite, mi renkontas en proksimo Gek-dojn k ni kune manĝas, interŝanĝante la laborspertojn k babilante pri la lastaj ĵurnalsciigoj. Tio estas la plej agrabla horo de l’ tago.

Tiam, leginte la gazetojn, komenciĝas mia vera taglaboro: domagitado, politikaj kunvenoj, kursoj, vizitoj, korespondoj, legado, lernado k instruado, ĉiam ia celado klasbatala, al socialismo.

[BILDO p.6 | 40,20,72,39] Foto de granda domo kun kruta tegmento sur herbejo, kun flagstango apud ĝi kaj arboj ĉirkaŭe. Subskribo: «Laborist-infanhejmo en Norda Germanio».

Nur malofte mi enlitiĝas antaŭ la 24-a, por denove, ĉiam ankoraŭ iom laca, esti vekata de la tintanta vekhorloĝo . . . Tia estas mia vivo vintre, kiel metallaboristino.

Kaj somere? Aŭdu kiom diferenca!

La sonorilo sonoras je la sepa. Ho kiel ĝoje 12 paroj da piedetoj eksaltas el litoj k kune kuras al rivereto! Tie ni lavas nin, gimnastikas, k ridante, kantante remarŝas hejmen, al nia laborist-infanhejmo, kie flirtas malproksimen videbla ruĝa flago.

«Nun rapide vestu vin!» Mi mem, la hejm-«patrino», finpreparas matenmanĝon. Vaporanta freŝa lakto k montoj da pano baldaŭ kovras la tablon, k je la dua sonoro alkuras ridante, babilante nia eta aro.

«Kion ni kantos?» Ho, kiom da diversaj proponoj! Sed la «eta ruĝa trumpetisto» ĝenerale estas preferata . . .

Kantinte ni plenapetite matenmanĝas.

Tiam al laboro! Ĉiu, eĉ la plej malgranda pioniro havas taskon: Ni litordigas, ejojn purigas, brosas, manĝilaron lavas, akvon alportas, ĝardenlaboras, legompreparas, terpom-senŝeligas ktp., mi mem ĉi tie k tie helpanta, gvidanta. Tiel baldaŭ nia tagmanĝo estas preta.

Post finitaj taskoj, ho kiajn belajn ludojn ni ludas! El sablo kasteloj k kavernoj estas konstruataj, k eĉ ŝipoj kun granda masto k littuk-velo k direktiloj k padeliloj! Kaj vidu la memkonstruitajn benkojn de la infanoj, ilian balancilon!

Kiam estas varmege, ni dum horoj banadas k ludas ĉe la riverbordoj. Kaj ĝoje, malsata ni rekuras hejmen, kie kantinte ni tagmanĝas.

Poste, du horoj da ripozo! Kelkfoje mi legas aŭ rakontas historiojn, sed ĝenerale ni ĉiuj dormas, lacigitaj de la akra kampaero.

Refortigitaj per la dormo ni kantante migras tra la erikejo, tra arbaro, tra kamparo, la muzikantoj antaŭe. Ie, kie estas belege, ni haltas k ekludas nian ekscitan arbarludon: «ĉasisto k leporoj».

«Leporo, kie vi estas?» — «Ĉi tie!» ĉiuflanke eĥosonas, nur ne tie, kie serĉas la ĉasisto . . .

Malantaŭ arboj, arbustoj, en kavernoj, eĉ supre sur plej altaj arboj la leporoj sin kaŝas, kaj estas ĝenerale tempo por iri hejmen, kiam la lasta ruza sinkaŝinto fine estas eltrovita de la ceteraj serĉantoj . . .

En lastaj radioj de la malleviĝanta suno ni banas nin (ŝparas vesperlavadon!), k kantante, babilante la ĝojantoj hejmeniras. La deĵorantoj rapide preparas manĝaĵon: lakton, nuksojn, fruktojn, panon, k post manĝo, ordigo alvenas nia plej ŝatata taghoro, kiam ni kune legas iun belan libron aŭ interrakontadas historiojn ĉe kandelbrilo . . .

Mallaŭte ni enlitigas nin, mallaŭte ni kantas nian rusan dormkanteton:


INTERNACIISMO — KOSMOPOLITISMO¹

Ekzistas nuntempe en la mondo du tre malsimilaj skoloj pri la pacifisma penado. Ili estas tiel malsamaj, ke mi povus prefere konsideri ilin kiel kontraŭajn unu al la alia ol kiel estantajn en ia kooperado. Ili povas esti distingitaj je du skoloj: la internaciisma k la kosmopolitisma. La unua skolo estas nomata internaciisma, tial ke ĝi fundamente staras sur la kredo, ke la ŝtatoj k nacioj, kiuj estas hodiaŭ agnoskitaj, reprezentas homajn aferojn esencajn k daŭrajn. Sekve, ĝi celas mondpacon per kontraktoj inter tio, kio estas rigardata kiel realaĵo, nome la naturaj k neforigeblaj dividoj inter la homa genro. La vidpunkto de tiu skolo superregas hodiaŭ en la klopodoj de la pacifistoj; ĝi estas la plej populara, la plej facile akceptebla sen ia socia aŭ spirita ĝeno; vi povas akcepti ĝin k forlasi nenion el viaj kutimoj, el via pozicio k el viaj politikaj asocioj; al ĝi ni ŝuldas ĉiujn tiujn bele k pure sentimentajn Interkonsentojn, Kontraktojn k finajn eksterleĝigojn al milito, per kiuj ni amuziĝas, ĝis la proksima granda milito estos preta nin engluti.

En plena kontrasto kun tiu internaciisma skolo de pacifismo estas la kosmopolitisma, al kiu mi tiras vian atenton k de kiu mi deklaras esti mem tute ĝia disĉiplo. Tiu skolo ne pensas per terminoj kiel ŝtatoj aŭ nacioj, sed per terminoj kiel kosmopoliso, la civito de l’ homaro. La kosmopolitismo estas io tute malsama de internaciismo, ĝi estas antagonista al la internaciismo. Ĝi ne vidas la mondpacon kiel ian aranĝon inter ŝtatoj, sed kiel pli grandan homan solidaron, kiu superrajdus la ŝtatojn. Kaj ĝi estas multe malpli mola k komforta pensmaniero k signas multe malpli da popularo k sendanĝereco k facilaj agadoj ol la sentimenta internaciisma skolo. Ĝi estigas tuj la akuzon pri kontraŭ-patriotismo, tiun akuzon, kiu hodiaŭ havas la saman danĝeron kiel denunco pri herezo en la tempoj de religia kredo. Por fariĝi kosmopolito, vi devas denove naskiĝi. Vi devas foriĝi el la movado de mem-kontento de la plimulto el la spiritoj, en kies komuneco vi naskiĝis. Vi devas akcepti la danĝerojn — k estas grandaj danĝeroj — same kiel la malagrablojn de la senantaŭjuĝa memstare pensanta malplimulto. Kaj antaŭ la ĝenerala malaprobo vi devas havi la fortan konvinkon, ke tiu pena k eĉ soleca vojo estas la sole ĝusta, kiu kondukas al la dezirata realaĵo.

H. G. Uels (Wells).

El «La Simpla Saĝo pri Mondpaco» (1929), pĝ. 25, 26 k 27 (Angle: The Common Sense of World Peace). — Esperantigis Herezulo.

¹ Necesas rimarki, ke la aŭtoro uzas ĉi tie la vorton kosmopolitismo laŭ ĝia etimologia senco k sekve ĝi samsignifas kiel «sennaciismo». — Trad.

— página 7 —

SENNACIULO — 341

«Dormu, knabeto . . .» Kaj pace, ĝoje, fortigite ekdormas 12 proletinfanoj . . .

Tiel pasas mia vivo somere.

Ĉu vi ne envias mian laboron? Do ankaŭ vi organizu tiajn hejmojn. Ebligu al proletoj, ke ili sendu siajn infanojn en malkaran socialistan hejmon. Multaj estas la ekleziaj, urbaj, burĝaj infanhejmoj, sed la proletaj, socialistaj, liberpensulaj? Oni povas nombri ilin! Do organizu! Laborist-infanhejmo estas pli necesa ol multaj aliaj aferoj, por kiuj laboristo volonte mondonacas. La mono por multaj glasoj da biero aŭ cigaredoj, aŭ por aliaj ne nepre necesaj aĵoj baldaŭ ebligus al proleta organizo fondi infanhejmon, aŭ almenaŭ forsendi la infanojn de l’ membroj en socialistan hejmon. (Vidi anoncon en n-o 289!)

Etti Gräffe (11 014 [?]).


La kuranta Fak-Paĝo estas prokrastita pro nericevo de l’ koncerna materialo ĝis redaktfino de ĉi tiu n-o


DISKUTEJO

Vidu aktualan Japanion!

Kun bedaŭro ni legis n-on 279 de «S-ulo», en kiu oni klarigis la Buŝidon, kiel la animon de Japanio. Ni malkontentas ne pro tio, ke nia gazeto priskribas ian specialan moralprinciparon de l’ nacio, al kiu ni apartenas, sed pro la maniero, kiu igas kredi, ke la Buŝido ankoraŭ tenas ian influon super japana publiko eĉ en nuna tempo, k tial estas utile informiĝi pri ĝi por profunde penetri en veran spiriton de japanoj. Denove forta ekzemplo de obstina antaŭjuĝo de l’ okcidentanoj, ke la oriento estas ekzistaĵo, io aparta de la okcidento!

Estante verkita en angla lingvo, «Buŝido» de Inazo Nitobe havis ĝis nun multege da legantoj tra la mondo. Tamen la fakto, ke ĝia franca traduko, laŭ la redakta noto de l’ artikolo, publikiĝis en Parizo en 1927, tre mirigis nin, ĉar tio montras, ke ĝia tradukinto taksis la libron tute aktuala por la nuna tempo.

Mi ne intencas tie ĉi diskuti pri la enhavo de la verko, sed klarigi, kiam k en kia cirkonstanco la libro estis verkita. Tre notinde estas, ke la unua eldono de la libro aperis en Usono en 1899, ĉar kvar jarojn pli antaŭe Japanio militvenkis Ĉinion, k akiris al si unuafoje memfidon k fieron kiel sendependa ŝtato leviĝanta.

Moderna historio de Japanio komenciĝis de la jaro 1867, kiam okazis la burĝa revolucio, kiu, detruinte la feŭdan reĝimon, rekonstruis la regnon sur kapitalisma sistemo. En unuaj jaroj de la nova reĝimo, ĉefa trajto ĉe nia publiko estis la tendenco ĉiel imiti ĉion ajn eŭropan (kompreneble supraje), ĉar kun naiva koncepto de l’ novvekiĝintoj, tiama registaro, aparte entuziasma por popolkleriga tasko, klopodis inspiri al la popolo, ke ili devas kiel eble plej konformigi sin al la moroj k kutimoj de eŭropanoj, se ili deziras sian landon potenca k prospera samkiel unuagradaj ŝtatoj en la okcidento. Reakcio venas, kiam io troiras. For la eŭropanismon! Al nia propra tradicio! Forta voko al japanismo pli k pli vastiĝis ĉe nia publiko, kiam eksplodis la ĉino-japana milito (1894/95), kies finiĝo estis perfekta malvenko de Ĉinio.

Kian grandan signifon materie k morale havis tiu militvenko por Japanio, kiu apenaŭ faris unuan paŝon kiel kapitalisma ŝtato? Japanio, malgranda, malforta lando, kiu restis por dekoj da jarcentoj sub la influo de ĉinia kulturo, nun venkis potencan imperion! Pro kio? Ne nur interlande, sed mondskale eknaskiĝis la postulo, ke ĉio japaneca, ĉiuj antikvaĵoj hereditaj de niaj prapatroj, estu serioze studata per novaj metodo k spirito.

«Buŝido» de Nitobe publikiĝis ĝuste en tiu momento. Tre nature, ke la aŭtoro tro belige k idealisme prezentis la moralan vivon de Samurai. Eĉ se la kompreno mem de l’ verkinto pri la Buŝido ne estas erara, pripensu la fakton, ke pli ol tridek jaroj jam forpasis de kiam la libro aperis en la mondo. Tri deko da jaroj! Neniel mallonga tempospaco, precipe en moderna Japanio, kie fariĝis la plej granda metamorfozo tra tuta ĝia historio.

Ruso-japana milito de 1904/05, kiu ankaŭ finiĝis per la venko de Japanio, faris nian landon imperialisma ŝtato. Konforme al grandega kresko de burĝaro kiel reganta klaso, la individuisma ideo, la ideologia defendanto de kapitalismo, penetris pli k pli vaste en nian socion, k venigis ĉe ni florantan periodon de naturalisma literaturo samkiel en Eŭropo en la fino de l’ 19-a jarcento.

La monda milito, kiu devigis la tutmondajn proletojn vekiĝi je sia propra situacio kiel subpremataj socitavoloj, ne lasis izolaj japanajn samsortanojn. Forte k profunde ekkaptis la koron de l’ vasta popolamaso la socialisma ideo, kiu jam ekburĝonis en nia lando antaŭ la ruso-japana milito. Precipe la tertremego furiozega en 1923, kiu detruis preskaŭ tuton de Tokio, la ĉefurbo de l’ lando, estis epokfara en nia socia vivo. Ĉio memoriganta la feŭdan epokon forbrulis, k sur la cindro pli k pli konstruiĝis grandaj domegoj imitantaj usonan stilon. Jen monstra eldonkvanto de primarksismaj libroj. Jen giganta progreso de proleta literaturo. Kaj aliflanke, senhalta prosperado de sportoj, kafejoj, dancado (en okcidentaj manieroj), jam ne parolante la plenan populariĝon de usonaj filmoj, de anglaj noveloj detektivaj ktp. ktp.

Tio ĉi estas la vera bildo pri Japanio, en kiu ni nun vivas. Kaj la Buŝido, formalaperis jam de longe el nia koro tiel malproksimen, kiel la nura mencio de la nomo jam sonas al ni kvazaŭ io kurioza. Nemalofte eĉ en nuna tempo ni vidas la librojn freŝdate eldonitajn aŭ en Eŭropo, aŭ en Ameriko, en kiuj estas enmetataj multe da fotoj aŭ ilustroj kiel tiuj, kiuj prezentas la aktualan staton de Japanio aŭ japanoj, sed fakte ili prezentas nur pasintaĵojn, kies postsignojn apenaŭ povas vidi ni junaj japanoj ĉirkaŭ nia vivo.

Kio estas la kaŭzo? Nur tio, ke la rimedoj, per kiuj la okcidentanoj ĝis nun akiris al si la scion pri Japanio, estis tute malperfektaj. Ĉefe pro lingva malfacilo, eĉ kompetentaj specialistoj pri Japanio en la okcidento malsukcesis kapti veran vivon de nia popolamaso. Kaj la verkoj skribitaj en iu ajn eŭropa lingvo de japanoj mem (ekz. «Buŝido» de Nitobe) estis faritaj plejparte ĉu por defendi, aŭ pledi nian tradicion antaŭ okcidenta legantaro kuriozaĵon serĉanta (sekve ĉiam en troigita formo de prezentado!).

En Japanio, kiu fariĝis dum duona jarcento unu el la plej potencaj kapitalismaj ŝtatoj en la mondo, el la eta feŭda regno de la ekstremoriento, ĉio transiras tre rapidege. Malnovaj tradicioj, kutimoj, kulto por prapatroj, budhismo — ĉio perdis en nuna momento sian socian bazon ĉe nia publiko, por ke la lasta pli k pli usoniĝu materie k morale.

Kien iros Japanio? La decidan respondon povas doni ni proletoj solaj. Ĉiuokaze ni petas al tutmondaj K-doj, ke vi ne taksu aktualan Japanion laŭ la verko de maljuna profesoro, skribita sub la influo de naciisma spirito forte florinta antaŭ triona jarcento.

R. Kiyomi (13 873), Tokio.

Red. aldono. Se niaj K-doj el Oriento kunlaborus pli aktive al nia gazeto, ni ne emus enmeti priskribon de «maljuna profesoro». Tion ni faris por kontentigi la scideziron de niaj legantoj, kiuj grandparte estas okcidentanoj. Ni esperas, ke estonte ni ne estos devigataj uzi malnoviĝintan materialon, tial ke niaj japanaj K-doj vigle kunlaboros.

[REKLAMO p.7] BIBLIOTEKO DE SENNACIULO — Jean Tousseul — La Morto de Blanjo — Traduko de L. Bergiers — Kortuŝa rakonto de proleta verkisto el la medio de l’ minist-proletoj, verkita kun pasio k varmsenta koro. — Prezo: 0,60 mk. g. — Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27

— página 8 —

342 — SENNACIULO

[BILDO p.8 | 5,7,95,11] Ornamita kaplinio de «Esperanto-Servo» kun desegnitaj ornamaĵoj kaj figuroj ambaŭflanke de la titolo.

Esperanto-Servo

N-o 30 — 4-a jaro — Gvidanto k kompilanto: O. BÄSSLER, Ebermayer-Str. 8, I, Leipzig C 1 (Germ.) — 24. Aprilo 1930

EL USONO

Batalo inter policistoj k infanoj

211 (Esp.-Servo.) Iun sabaton vespere en mezo de marto, kiam mi revenis el mia laborejo, mi vidis manifestacion de pioniroj-junkomunistoj antaŭ la Hecksher Foundation, kie estas malliberigita pioniro Harry Eisman. Li antaŭ nelonge suferis monatan punon, ĉar li kondukis pionirojn kontraŭ skoltoj. Nun li estas kondamnita je 5-jara karcero, pro partopreno ĉe la manifestacio la 6-an de marto en Novjorko kontraŭ senlaboreco; la manifestacion ĉeestis 110 000 proletoj. La proletaj infanoj, nun manifestante, postulis liberigi sian K-don Eisman k la arestitajn gvidantojn de la marta manifestacio. La infanojn ekatakis policistoj, kiuj batante devigis ilin retiriĝi ĝis domangulo, kie la infanoj ĉirkaŭis policiston batantan infanon. Piedbatoj, vangofrapado, uniform-disŝiro estis la repago al la policisto pro lia brutaleco. La rigardantoj ĝoje ridegis, amasiĝis, k pro kriado aliaj policistoj kurege alvenis k helpis al la atakita policisto. Iliaj bastonoj ekfrapadis sur la kapojn de proletinfanoj k dispelis ilin. Kvin infanojn oni kaptis k enpuŝis ilin en aŭtomobilon . . . Ili estas laŭkutime en karcero severe batataj L. Nagy, Nov-Yorko.

Polico batis siajn klasanojn

212 (Esp.-Servo.) En ĉi tiu urbo loĝantaj rusblankuloj (ukrainaj) kolektis tutajn siajn fortojn k kun 40—50 homoj (10 infanoj, 20 maljunulinoj) proksimiĝis al «Amtorg» (komerca oficejo de USSR). Ili volis manifestacii kontraŭ religi-persekutoj en Sovetio. La junkomunistoj eksciis pri ĉi okazaĵo k ankaŭ kolektiĝis ĉe «Amtorg». Kiam la kontraŭsovetia manifestacio proksimiĝis, la gejunuloj dum kelkaj minutoj disigis ĝin. Poste ili denove kolektiĝis. Dume la polico alvenis, kiu ne estis informita pri la manifestacio k opiniis, ke estas ruĝaj manifestantoj. Do laŭkutime ekdancis la bastonoj sur la korpojn, dorsojn de la kontraŭrevoluciuloj. Kun sangaj kapoj k kriegante ili forkuris de la soveta komercejo. Dume la geinfanoj, starantaj ĉe domanguloj, ĝojege ridis. L. Nagy, Nov-Yorko.

Subprem-preparoj kontraŭ komunistoj

213 (Esp.-Servo.) La kapitalistoj decidis, plene sufoki la revolucian ondon en Usono. La manifestacio la 6-an de marto tre ektimigis la kapitalistan klason. Ili nun preparas persekutadon kontraŭ komunistoj. Whalen, nomata la ĉef-polichundo de la Wall-strato, enketis kun 200 grandaj entreprenistoj k transdonis al ili la nomojn de 300 komunistoj, laborantaj en diversaj fabrikoj. Ili en la fabrikoj faras revolucian propagandon. La kapitalistoj severe volas persekuti en ĉiuj fabrikoj laborantajn komunistojn. Ankaŭ en la lernejoj ekkomencis la terormilito k oni minacis al komunistaj infanoj per eksigo el la lernejoj. Do la kulturo nur ĝis tiam estas bezonata por kapitalistoj, ĝis kiam ĝi servas iliajn interesojn, sed poste malaperu en inferon la tuta lerneja edukado. La polickozakoj organizis ĉiampretan taĉmenton kontraŭ la laboristaro. Sed tio ne povas ektimigi nin, male . . . L. Nagy, Nov-Yorko.

EL GERMANIO

«Nia» klas-justeco

214 (Esp.-Servo.) En la urbo Regensburg kompartiano metis florkronon sur tombon de partiano k citis el la «Internacio» la vortojn: «Ne la cezar’, nek dia volo, la savon portos de l’ tiran’ — liberon donos al popolo nur ĝia propra forta man’.» Oni akuzis lin pro «blasfemo». La distrikta prokuroro proponis kondamni lin al 6 monatoj, la juĝistaro verdiktis punon de unu monato da malliberejo. — Tio estas la fama «parol-libereco» en la germana respubliko. 10 596, Nieder-Salzbrunn.

EL POLIO

Laboristoj postulas laboron k ricevas . . . morton

215 (Esp.-Servo.) En fabriko de emajla vazaro, firmao «Olkusz» en loko Olkusz, laboris normale 3600—4000 gelaboristoj. La salajro estis por okhora labortago 4,50—7,00 zlotoj (0,50—0,68 dolaro). En la lastaj jaroj estis maldungitaj maljunaj laboristoj k anstataŭ ili estis dungitaj inoj k junuloj, kiuj faris la saman laboron k nur perlaboris 0,90—1,80 zlotojn (!) por okhora labortago. Dum la lasta duonjaro estis, pro ĝenerala krizo, maldungitaj ĉiudusemajne po kelkcent laboristoj, ĝis la nombro de laborantoj estis reduktita ĝis pleja minimumo. Antaŭ du semajnoj la fidirektoro sciigis al la laboristaro, ke denove li estas devigata maldungi 600 laboristojn, kiuj nur povus labori ĝis 12-an de aprilo. Samtempe li sciigis, ke anstataŭ la maldungitoj estos dungataj aliaj laboristoj kun, kompreneble, novaj laborkondiĉoj (12-hora labortago, forresto de dumsomera libertempo ktp.). La laboristoj protestis kontraŭ tiaj rimedaĉoj k sendis la 9-an de aprilo delegacion al la direktoro «Oto» (la fakta decidanto pri dungoj k maldungoj) kun postulo, reakcepti ilin; aliokaze ili solidariĝos kun la lokaŭtitoj k ekstrikos. La direktoro rifuzis akcepti la delegacion k eĉ ne allasis ilin al la fajfilo por doni signon de komencanta striko. Li telefonis tuj al la polico pro helpo. La laboristoj, sciiĝinte tion, rompis la fenestran vitron de l’ direktora loĝejo, ligis la direktoron k volis lin forveturi per veturilaĉo. Sed intertempe alvenis la polico, kiu donis du salvojn al la «ribelema» laboristaro k komencis dispeli la amason per pafiloj, sabroj ktp. La laboristoj kontraŭstaris k nun atakis la policon, kriegante: «anstataŭ morti hejme pro malsato, pli bone estas morti en batalo kontraŭ faŝismo». Ili uzis ŝtonojn, bastonojn k. s., k la polico post duhora batalado devis retiriĝi . . . La rezulto: du mortitaj k tri vunditaj proletoj. Sed la faŝismo ne povas malkuraĝigi la proletojn, male, ĝi instigas al plua batalado kontraŭ la sanga diktaturo faŝista de Pilsudski, por pola respubliko soveta, por la finvenko de la proletaro! Olek.

EL URUGVAJO

Strikoj en la urbo Montevideo

216 (Esp.-Servo.) En mozaik-fabriko okazis dusemajna striko. La 25-an de februaro la fabrik-direktoro dungis strikrompantojn, kiuj ricevis revolverojn! Strikrompantoj irantaj al la laborejo, ĉe stratangulo estis haltigitaj de strikantoj; la strikrompantoj minacis per revolveroj k kiam ili volis daŭrigi la vojon komenciĝis tumulto k pafado. Kiam policistoj alvenis, unu persono jam estis mortigita k strikrompantoj grave vunditaj. La polico arestis senelekte 8 laboristojn. La 27-an vespere 40 policistoj traserĉis la sindikatejon de la domkonstruistoj k poste fermis ĝin. — Ankaŭ la telefonistoj en Montevideo ekstrikis por malalta salajro; la entuziasmo ĉe ili estas granda. Oni trovis multloke perforte rompitajn telefonfadenojn. Kun Argentino telefona interparolado ne estis plu ebla. 13 827, Montevideo.

EL SOVETIO

Viktimo de religia fanatikeco

217 (Esp.-Servo.) En urbo Gorohovec (Sovetunio) estinta fama ŝipkomercisto, nun civitano senigita de voĉdonrajto, en daŭro de deksep jaroj malliberigis en kelo sian filineton alĉenigite, kiu lasta suferis je nerva malsano. Ŝia patro estas sektano. Laŭ leĝoj de la sekto ĝiaj anoj ne rajtas kuraci sin en kuracejo. La malliberigitino troviĝis en teruraj cirkonstancoj. La kelo estis malvasta, malluma, malseka k mucida. Nun Klavdio Semenova estas anim-malsana maljunulino (ŝi jam estas 44-jaraĝa). Laŭ opinio de juĝistara kuracista komisiono ĝis malliberigo ŝia malsano estis negrava. Soveta juĝistaro juste punos la gepatrojn. Polsky, Stavropol.

— página 9 —

SENNACIULO — 343

TRA ESPERANTIO

ALVOKO AL LA SAT-ANOJ-ARTISTOJ!

Jam delonge estas planita de ni la eldono de kolora grandformata afiŝo, utiligebla mondskale k kompletigebla ĉe sia malsupro per nomo k adreso de plej proksima informanto. Kvankam ni trovis malmulte da subteno ĉe la LEA, kiuj povus trafe utiligi tian afiŝon, ni tamen ne rezignas je nia projekto. Ni gardas la konvinkon, ke la tutmonda Laborista Esperantista Movado povus tre profiti je tia propagandilo.

Ni do intencas daŭrigi la klopodojn por efektivigi nian planon. Sed kondiĉo pri la sukceso estas la posedo de taŭga desegno. Ĝi devas esti impresa, efike impona, sencoplena, ne parolanta per vortoj, sed per simbola bildo. Unuvorte ĝi devas esti artverko, kapabla encerbigi al la amasoj el la tuta mondo la grandan signifon de

ESPERANTO

k de ĝia aplikilo:

SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA.

Ĉu troviĝos inter la SAT-anoj la antaŭdestinita artisto, kiu kreos la deziratan epokfarantan artafiŝon, uzeblan mondskale?

Certe jes!…

Ni ne rajtas dubi pri tio…

SAT-artistoj! eklaboru, pripensu, kreu, superu unu la alian en nobla arta konkurso. La plej originalan k atentigan projekton ni eldonos. Ni ŝatus havi projektojn por prezenti al la proksima Kongreso, kiu povus elekti inter ili. Rekompencon ricevos la aŭtoro de la elektota projekto.

Ni diris nian deziron; ni konigis nian planon. Ĉu ni trovos helpon? Ni ne dubas pri tio. Ĉiu SAT-ano bone scias, ke ni ne kutimas blufi, sed efektivigas niajn projektojn. En proksima tempo finefektiviĝos nia grava projekto: La Plena Vortaro de Esperanto. Ni povas sekve jam nun ekklopodi por efektivigi alian ne malpli gravan.

SAT-artistoj! eklaboru!… k ekrilatu kun:

DIREKCIO DE SAT Adreso: 23, rue Boyer, Paris-20-e.

FOR ĈIAN NACIISMON!

Pri propraj nomoj

La diskuto pri personaj nomoj interesas k ilia kripligo k enkonduko de novaj literoj enuigas min. Mi konsultis unu el la «viktimoj», Upton Sinclair, kiu loĝas en la apuda urbo Pasadena(-ina), pri la plej taŭga transskribo de lia nomo per esp. literoj. Li elektis «Uptn Sinkler» kun tiu klarigo: «Up estas elparolata kiel en up aŭ cup; ton kiel mallonga tn.»

Ö k ü signifas nenion al miloj da esp-istoj. Uzi ilin por esp-igi vortojn estas ridinde. Nia alfabeto eĉ nun, laŭ mia opinio, enhavas tro multe da literoj. Ni simplaj laboristoj preferus simpligon de nia lingvo anstataŭ la malo. Ankaŭ, bonvolu memori, ke ne ĉiuj esp-istoj estas francoj, germanoj, poliglotoj aŭ literaturistoj. Se la intenco per la nuna sistemo, aŭ eble pli prave, manko de sistemo, estas kaŝi la identojn de pritraktataj personoj, oni certe sukcesas.

Jen estas nomoj, B. Traven, Ernesto Preczang, Kurt k Maks el «La Tuta Mondo en Libroj» (n-o 279). Mi nur divenas, ke tiuj nomoj estas esp-igitaj, sed ne povas esti certa, ĉar nenio montras tion¹. Al mi tiuj nomoj aspektas «nek birdoj [?] nek fiŝoj». Tio estas eĉ pli vera pri tiaj lingvomiksaĵoj kiel Öptn, Ŝönlank, Dübreŭj k. a. For la naciismon! Skribu Uptn, Ŝonlank (aŭ eĉ Ŝoenlank) k Dubreŭj en krampoj k nur por montri la elparolon. En miloj da nomoj estas nenecese montri la elparolon. Knut Hamsun ekzemple estas tre facile elparolata esp-e. Ankaŭ Hamsun ne estas ia nacia skribmaniero, sed lia propra.

Praktikaj kialoj postulas la nekripligon al personaj nomoj. Supozu, ke mi volas traduki la supre menciitan artikolon en nacian lingvon por iu nacia gazeto. Ĉu tio gravas? Certe. La redaktistoj deziras la korektan ortografion de personaj nomoj k la legantoj faras same. Ne forgesu, ke multaj bone konataj en sia naskiĝlando estas nekonataj eksterlande. Ankaŭ estas ofte tre malfacile, eĉ se oni loĝas en urbegoj, trovi nomojn de proletverkistoj en la burĝaj librejoj.

Antaŭ ĉio, uzu ĉiam la skribmanieron de la persono koncernata, kiu estas la nure korekta. Kaj ree mi esprimas mian malaprobon pri novaj literoj en nia alfabeto. J. E.

¹ Ĉar germanaj nomoj ofte skribiĝas laŭ esp. ortografio, interkrampa refoja montro de l’ nomoj superfluiĝas. «Kurt» k «Maks» estas antaŭnomoj, kiujn ni kutimas esp-igi sen montro de l’ nacia deveno, precipe se ili uziĝas en multaj lingvoj. — Red.

RED. RIMARKIGO: La enhavo de l’ supra artikolo ne pravigas ĝian titolon: ni havas kiel principon meti inter krampoj la nacian ortografion; sekve tia nia aranĝo pli bone pravigus la titolon de l’ artikolo!

[REKLAMO p.9] Prof. D-ro FERD. SZERENYI MALGRANDA TERBIBLIO La plej grandformata eldonaĵo de SAT, presita sur luksa, glata papero, plurkolora; la kartoj klaraj, konvinkaj; la teksto originala, pensiga. Bela studilo por niaj Gek-doj! Form.: 26×36 cm. Prezo: 1.80 mk. g. Havebla ĉe la Administracio de SAT, Colmstrasse 1, Leipzig-O-27 (Germ.)

Radio-Esperanto-Kurso por komencantoj en Nederlando

Kiel oni jam kelkfoje povis legi en «S-ulo», ekzistas en Nederlando ankaŭ Unuiĝo de lab. radio-aŭskultantoj, nomita VARA. En pasinta jaro la Ned. Fed. de Lab. Esp-istoj dum kelkaj monatoj ĉiudimanĉe prizorgis esp-an kvaronhoron. VARA, kiu baldaŭ akiros 2½—3 plenajn tagojn por elsendi (ĝis nun ĝi havas 8 horojn semajne), nun demandis al nia Federacio prizorgi esp. kurson dum la venonta vintro. Do estas fakto, ke en Nederlando la laboristoj havos propran radio-kurson! Ni jam komencis al la preparo. Krome nia Fed. povos disponi en la somermonatoj pri kelkaj semajnoj ½-horoj por propagandi la kurson, esp-on k pri nia movado ĝenerale, ĉu holandlingve, ĉu esp-e. Niaj kvaronhoroj de pasinta jaro estis granda sukceso.

El tiuj kelkaj linioj la laboristoj povas konstati, kiel utile estas por ili havi propran organizon de radio-aŭskultantoj. La VARA nun havas pli ol 80 mil membrojn k kreskas ĉiutage. Ĝi devas forte kontraŭbatali la burĝan organizon AVRO, kiu elsendas dum 6 tagoj en la semajno. Ĉi lasta nun devas laŭ baldaŭa ministra decido cedi grandan parton al nia lab. organizo VARA. — Lab. radio-aŭskultantoj unuiĝu en ĉiuj landoj, por ke oni ĉie povu elsendi kursojn k propagandaĵojn por laboristoj. H. W. A.

La 15-a Kongreso de Ned. Fed. de Lab. Esp-istoj

En Utreĥt (Utrecht) okazis la 6-an de aprilo la 15-a Kongreso de Ned. Federacio de Lab. Esp-istoj. Ĝi estis bone vizitita; nur kelkaj sekcioj ne estis reprezentitaj. Post komuna kant-

— página 10 —

344 — SENNACIULO

ado de l’ «Internacio» la prezidanto, K-do Faulhaber, malfermis la kongreson kun la ĝojiga sciigo, ke ĵus aliĝis al la Federacio la 25-a sekcio k ke ĝi nun havas 575 membrojn. La Aŭstria Lab. Ligo Esp-ista sendis al la kongreso salutleteron.

Pri la div. proponoj oni vigle diskutis. Laŭ propono de la flandraj K-doj oni ŝanĝis la nomon de la Federacio tiel, ke ĝi estonte nomiĝos «Federacio de Lab. Esp-istoj en la regiono de la nederlanda lingvo.» Estis decidate, ke la maja n-o de «Laborista Esperantisto» aperu en holanda lingvo kun propaganda enhavo. La aliaj proponoj rilatis plibonigojn de la statuto, de la organo, eldonon de leterpapero ktp. Buĝeto por 1930 kun spezo de 1734 guldenoj (preskaŭ 700 dolaroj) estis aprobita. Kiel sekretarion oni elektis K-don A. Veen, Jan van Galenstr. 251 — III, Amsterdam (W).

Post kantado de «Fratoj al sun’, libereco» la kongreso finiĝis.

K-do Benjamin ĉeestis kun SAT-libroj k faris bonajn negocojn. 670.

Henriko Ford pri mondlingvo

H. Ford deklaris en intervjuo al la Asociita Gazetaro sian opinion, ke la mondo fariĝos pli inteligenta dank’ al pli intima kontaktiĝo k praktiko de edukada konformiĝo de l’ diversaj popoloj. Interalie li esprimis, ke universala lingvo estas la plej granda garantio por antaŭmalhelpi militon k staras en la unuaj vicoj kiel ilo por disvastigi tutmondan scion.

Tiu racia opinio de l’ fama «raciigisto» estas diskoniginda.

Esperanto ĉe estonaj junsocialistoj

Dum 13. k 14. 4. okazis en Tartu la 4. kongreso de Estonia Junsocialista Asocio. Inter aliaj paroladoj troviĝis tiu pri «esp-o k laborista klaso» de K-do Tuimann. Jenaj rezolucioj estas prezentitaj kiel ĉeftaskoj de l’ asocio rilate al esp-o: 1. Disvastigo de esp. scio inter sia membraro, aranĝado de kursoj, disvastigo de literaturo, organizado de esp. rondoj ktp. La gvidantaj personoj de l’ Asocio sciu esp-on. 2. Kunlaborado kun eksterl. frat-organizoj per esp-o. 3. Propagando de l’ uzado de esp-o inter la anoj de l’ Est. Socialista Lab. Partio, sindikato k centraj organoj de lab. movado kun celo, ke oni tie propagandu ĉe flanko de alia laboro esp-on k faru en kongresoj decidojn favorajn por esp-o. 4. Konigado de l’ senco de sennaciismo k de tutmonda esp. movado en kolonoj de l’ asoci-organo k laŭeble ankaŭ en parti-organo.

Ĉar multaj — eĉ la plimulto — de la gvidantoj en Est. Junsocialista Asocio jam estas esp-istoj, k ankaŭ aliaj favoras esp-on, akcepto de l’ rezolucioj dekomence estis certigita. 15 428.

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

DANIO. Odense. Funkcias esp. rondeto inter la ŝofora prof. unuiĝo. La grupa kurso finiĝis je 25/2. kun malgranda festo en popoldomo. Du kursanoj dankis esp-e al la kursgvidinto (K-do Andersen) k K-do Nilsen parolis pri lab. esp. movado. Depost majo funkcios kurso por perfektiĝantoj. — ESTONIO. Pärnu. Lab. Esp. Klubo aranĝis kurson por progres. de 7. 3. ĝis 15. 4. Gvidis K-do Mälson, partopr. 61 Gek-doj. Sume 24 lecionoj. (15 428). — GERMANIO. Mannheim. Je 22. 3. varbfesto okaze de distriktkunveno. Sekcio Neckarau ludis teatraĵon «mi ne komprenas». 4-jara knabino deklamis esp-e, div. sportunuiĝoj subtenis nin. Malfermiĝis somera kurso. (10 563)

ĈE LA NEŬTRALULOJ

La unua flandra esp. kongreso okazos je 7./9. junio en Antverpeno, ĉe kiu okazo estas fondota Flandra Ligo Esp-ista.

*

La neŭtralaj esp-istoj en Berlin, organizitaj en 11 lokaj grupoj k 7 fakaj, aranĝis dum 1929 30 novajn kursojn. Krome funkciis kursoj ĉe komerca privatlernejo (Flatauer), komunuma lernejo «Rütli» (novpedagogia) k en la universitato. Sub la aŭspicio de l’ Berlina magistrato 2 eksperimentaj kursoj por infanoj estas preparitaj. Okaze de l’ Zamenhoftago okazis manifestacio publika (antaŭ 500 p.) en la granda urbdoma salonego, kie ĉeestis oficialaj reprezentantoj de la registaro. Grandaj Berl. gazetoj favore raportis.

*

La konsilantaro de l’ urbo Kortrijk (Belgio) voĉdonis mil frankojn kiel subtenon por senpagaj popolkursoj de l’ loka esp. grupo k disponigis krome senpagan kursejon en la urbdomo.

*

La franca nacia esp. kongreso okazas paskon en Le Havre, i. a. kun oficiala akcepto ĉe la urbestraro k Komerca Ĉambro.

*

La sveda parlamento (unua k dua ĉambroj) unuvoĉe k sendiskute decidis kiel lastjare asigni 2900 svedajn kronojn al porinstruistaj esp. kursoj aranĝotaj de la svedaj instruist-unuiĝoj.

*

La Kongreso de Esp. Asocio de Estonio okazis en Pärnu dum 21./22. aprilo.

*

La Rejnlanda Tramasocio (Düsseldorf) estas la unua en Germanio, kiu metas esp-on je la servo de l’ veturantoj: depost kelkaj semajnoj la esp. tramistoj portas brakrubandojn kun verda stelo.

Suplemento al la adresaro en Jarlibro

(Tiu ĉi nomaro ne estas por korespondemuloj)

(6-a daŭrigo. Vidu n-on 284/89)

Sostka (Gluĥov. okr., Sovetio) 10605 *Leontjeva A., Sovetskaja ul., oficistino. Taganrog (Sovetio) 15576 Sokolskij A., Ĉeĥovskaja 55. Talickaja (Uralo, Sovetio) 15719 Fedorov V., Zavod Talica, ul. Vojkova 21. Tampere (Finnlando) 15874 *Kaanisto [?] E., Heinätori 3. Taŝkent (Sovetio) 15900 Azovskij G., Lunaĉarskoje ŝosse 28. 15782 Lemeŝek S., per. Nogina 4. Taŝtip (Siberio, Sovetio) 8374 Timoŝenko K., Ust-Abakansk, Hakasskij okr., instruisto. Tokio (Japanio) 6828 Isozaki I., Kagami-sha 100 Zooshigaya [?] Koishikawa. 8226 Kaji-Hirokazu, 83 Koojimachi. 15609 Miuro-Jiro, 17 Minami-Higakubo-cho, Azabu. 15611 Ogaŭa-Norio, Minoriya, 9 Otuka-Nakamati Koisikawa. 15614 Shimada-Toohei, 356 Kokubunji. Toulon (Var., Francio) 11466 Durand M., 9 rue Charles Poncy. 15600 Morisi M. 15598 Sirack F., 41 rue Castillon, Mourillon, tajloro. 15599 Tarchi M. Trelleborg (Svedio) 15722 Björklund A., Frihedsgatan 1, maŝinisto. 15723 Larsson O., Norregatan 109, komunumlaboristo. Tuapse (Sovetio) 15918 Loloko A., Pugaĉevskaja Gorka 110, fervojisto. Tula (Sovetio) 13007 Griŝin A., Mosk.-Kursk. j. d. 1 kv. 2. Ufa (Sovetio) 15581 Novikov B., Stepana Ĥalturina 21, metalisto. Urjupino (Sovetio) 15701 Sibirkin T., Ĥoper okr. Urupinsk (Sovetio) 9250 Tuzjuk J., Voenkomat. Vallauris (A. M., Francio) 15745 Gavotto D., rue Lati, potisto. Verĥneudinsk (Sovetio) 15570 Goldŝtejn J., Lebedevskaja 2, B. M. A. S. S. R. Verĥ. Ufalej (Perm. j. d., Sovetio) 15595 Repin N., Magazin T. P. O. Verviers (Belgio) 15869 Donnèr M., rue du Pont 52. Vladivostok (Sovetio) 9012 Belousov K., Dalzavod, Otdel Glavnogo meĥanika [?]. Volĥovstroj (Sovetio) 15892 *Marganoviĉ L., 6-a elektra stacio, maŝinistino. 15891 *Prank A., 6-a elektra stacio, statistikistino. Volsk (Sovetio) 15770 Alekseev A., Sebastopolskaja 10. Warszawa (Polio) 15670 Domieniecki G., Koszykowa 33, presisto. 15861 Kozikovski W., Kamionkowska 10-5. Watford (Britio) 10396 Scott H., 71 A. Queen’s Rd., fermuldisto. Weissenfels (Germanio) 15608 Gauk O., Naumburger Str. 6. Wiederitzsch b. Leipzig (Germanio) 15582 Espenhayn W., Apitzschstr. 26, kompostisto. Wien (Aŭstrio) 15699 Berglas J., 1, Benngasse 2. 15767 Wraneschitz, 16, Redtenbachergasse 20/9. 15946 Zeilinger L., 12, Hellertg. 16, seruristo. Willenshall (Staffs., Britio) 15911 *Davis E., 24 Slater St. Winterthur (Svisio) 15616 Munke W., Unt. Loorgasse 31, maŝinkompostisto. Zoppot (Dancigo) 15624 Schurowski L., Gerichtsstr. 6. Zürich (Svisio) 15696 *Lüthi Grete, Mattengasse 51. Zwolle (Nederlando) 15762 Alie de Leeuwe, Melkmarkt 5. Plus 12 membroj el terorlandoj k. 13 «pasivaj». Sume 451.

(Daŭrigota)

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Gajaj Horoj por Esperantistoj. Spritaĵoj, Anekdotoj, Ŝercdemandoj, Preseraroj, Vortludoj, Societludoj por amuzigi grupojn, izolulojn, kursgvidantojn, lernantojn. Eld. C. Walter, Berlin W. 10, Hohenzollernstr. 11. 56 pĝ. Form. 10×14 cm. Prezo: 0,55 mk. g. (aŭ 2 respondkup.).

La aŭtoro verkis, pli vere kompilis sian libreton por helpi al kursgvidantoj gajigi siajn lecionojn. Ĉar temas nur pri gajigaĵoj, mankas kompreneble ŝercoj-satiroj kritikantaj la sociordon; k anekdotoj mokantaj la pastrojn (kiel en «La Lernanto») certe ne

— página 11 —

SENNACIULO — 345

troviĝas en ĝi kiel «nedecaj». Naive estas kredi (laŭ la aŭtoro), ke per rakonto k klarigo de tiuj ŝercoj oni povus varbi sukcese inter neesp-istoj! La vorto «amuzigi» en la titolo estas gramatika eraro (devas esti: amuzi); same embarasigi (anst. embarasi), pĝ. 29. N. B.

Abolition of Extraterritoriality in China (Nuligo de l’ eksterteritoriecaj rajtoj en Ĉinio). Eldonis: La Internacia Rilat-Komitato, Nanking, Ĉinio. 86 pĝ. Form. 14×22 cm. Anglalingva propagandbroŝuro pledanta por unu el la politikaj postuloj de l’ nuna ĉinia registaro. Prezo nemontrita.

MEMORNOTO

Represis el «S-ulo»: Rahva Sona, Estonio, 23. 3., Mezdunar. alfavit (228), Le Matérialiste, Bruselo, marto, liberpens. pĝ. kongresparolado de Hartvig.

Represis el «La Lern.»: Rahva Sona, Estonio, 21. 3., li venis al siaj propruloj…

Priesper. artik. k notojn enhavis: Pärnu Rahva Sona, Pärnu, 3. 3., 4. 3., Rahva Sona, 11. 3., Labor’s News, Novjorko, 22. 3., D. Deutsche Eisenb., Berl., 30. 3., ITF-Bulteno, Amsterd., marto (rubr.), Signalen, Stokh., 3. 4. New York Times, 22. 12. 29, The Labour Woman, London, apr. (rubr.), Wikna, Lvov, n-o 3 (1930), pri esp. prol. literaturo, Le Matérialiste, Bruselo, marto.

Peresper. materialon enpresis: Rahva Sona, Estonio, 10. 1., 11. 1., 11. 3., Pärnu, 19. 3., 21. 3., Leninec, Ivanovo-Vozn., n-o 63 k 67 (1930), Le Réveil Ouvrier, Nancy, 2. 4., Le Travailleur Alpin, Grenoble, 5. 4.

NIA POŜTO

8194. — Ni ne disponas sufiĉan lokon por permesi diskutadon pri projekto, kiu ŝajnas al ni nuntempe tute utopia. E. L.

15 357. — Ni gratulas vin pro via energia batalo kontraŭ fuŝistoj de la mondlingva movado, sed estus maltrafe reklami por ili. Sama batalo kiel via estis multloke farata k ĉiam k ĉie la venko restis nia. Kuraĝon! E. L.

H. N. — Se vi legus kun atento la broŝuron: «La Lab. Esperantismo», vi trovus en ĝi (pĝ. 13, 1-a alineo) respondon al via demando. Ĉio dependas de la tempo, loko k cirkonstancoj. Tial ke vi pli bone ol mi povas priĵuĝi la kondiĉojn en via regiono, vi sekve povas ankaŭ pli trafe ol mi decidi, ĉu niaj gvidprincipoj, principe ĝustaj, estas aŭ ne ĉe vi nuntempe aplikeblaj. E. L.

15 428. — Via materialo estas ricevita k uzota; plaĉis al ni via instigo pri «La L.»; espereble post nelonge ĝi povos fariĝi 8-paĝa. E. L.

10 411. — Ĉar, viadire, eĉ burĝoj opinias, ke tiu filmo estas senvalora, estus tute maltrafe reklami ĝin per artikolo; ni povus uzi nur se mankas al ni materialo. E. L.

Atentu! — La Adm. dez. scii la nunajn adr. de jenaj K-doj: 6424, N. Matjas (Smolensk) k 1031, H. Enghardt (Nadejdinsk).

960 kaj aliaj. — Por sovetianoj «Sennacieca Pedagogia Revuo» estas abonebla nur ĉe CK SEU, ne en Leipzig. Adm.

KORESPONDADO

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0.80 mk. g., ĉiu plia linio 0.50 mk. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

AŬSTRIO

— 2 K-doj serĉas trian por tendvojaĝo ĉe la jugoslava marbordo. Ekveturo la 15. 6. — Interŝ. eŭrop. PM. Adr.: L. Polatschek, Schelmergasse 4-a/6, Wiener-Neustadt.

K-do Maxim Bilek, Althausstr. 5, Amstetten, PI, PM, kĉl, precipe kun Sovetio k nordaj landoj. Tuj resp.

BRITIO

Adresŝanĝo. — K-do J. Douglas (12 508), b/o Lyall, 50 Ferry Road, Dundee (antaŭe en Glasgow).

BULGARIO

— 15 gekursanoj koresp. individue k kolektive pri lab. movado. Adr.: Georgi Ivanov, pl. Pozítano 1, Sofia.

ĈEĤOSLOVAKIO

K-dino Olga Rotter, Dessendorf Nr. 157, serĉas interrilatojn kun sovetiaj muzikantoj.

K-do Rudolf Burkert, typograf, Dobruška, 550, kĉl pri ĉ. temoj.

— Juna esp-isto serĉas koresp-adon kĉl, pri ĉ. temoj, L, PI. Nepre resp. Adr.: K-do Rudolf Burkert, typograf, Dobruška, 550.

FRANCIO

K-do E. Robin, E. N. Instituteurs, Roche-s-Yon, Vendée (19 j.), kĉl pri ĉ. temoj, kun studentoj k Gek-doj.

GERMANIO

K-do E. Zinke (11 408), Pirnaer Str. 23, Radeberg/Sa., serioze koresp. kun Gek-doj ĉl.

K-do Fritz Hofmann, Stiehlerstr. 3, Langebrück/Sa., interŝ. PM, kĉl.

K-do Fr. Riedel (pentristo), Ammonstr. 72, ptr., Dresden-A. 1, serioze koresp. kĉl pri politikaj k ekonomiaj temoj, L, PI, gaz., fotoj. Resp. gar.

— 20 geknaboj (10—14 j.) koresp. kĉl. infanoj. Resp. garantiata. Skribu al: R. Pförtner, Petzoldstr. 11, Sebnitz/Sa.

— Juna K-do (19 j.) emas restadi dum sia libertempo en eksterlando. Gek-doj, kiuj volas doni al mi loĝejon, bonvolu skribi la kostojn ktp. al: Kurt Graupner, Feldstr. 15, Falkenstein (Vogtland).

[REKLAMO p.11] JARABONO por membroj . . . 8 mk. g. por nemembroj . . 9 mk. g. Ankaŭ ¼-jare abonebla!

K-do Willi Blüher (4970), Bismarckstr. 2, Radeberg/Sa., PM kĉl. Resp. garantiata.

— Kom. junularo koresp. nur kolektive kun junkom. ĉeloj de fabrikoj k kun ĉeloj ruĝarmeaj. Adr.: E. Eichelsdörfer, Rödelheimer Landstr. 168, Frankfurt a. M.-Rödelheim.

K-do Henr. Haasen, Gasthausstr. 51, Gladbach-Rheydt, PM, PI, kĉl.

— 12 gekursanoj dez. koresp-adon, L, PI, kĉl. Adr.: K-do Kurt Haase, Stadtbad, Sebnitz/Sa.

K-do W. Klaphek (kompostisto 20 j.), Bergstr. 75, Mülheim/Ruhr, pri prof. temo kĉl, ankaŭ kun fraŭlinoj.

K-do W. Grossmann, Pariser Str. 7/III, Leipzig N 22 (bakisto k fotoamatoro) pri ĵus cititaj fakaferoj.

K-dino Grenjo Elze, Merkurstr. 3, Halle/Saale, kun perfektuloj instruistoj ktp.

HISPANIO

K-do Amadeo Ribera, Paseo del Triumfo, 69-1°, Barcelona, PM kun Rusio k Litovio. Sendas ankaŭ PK, il. gaz. ktp. Ĉiam resp.

K-do Jozefo Anglès Prous, str. Canalejas 21, principal, Barcelona, sciigas al siaj gekoresp-antoj, ke pro div. aferoj ne povas daŭrigi la koresp-adon.

HUNGARIO

— Grupo de lab. esp-istoj koresp. kĉl, pri ĉ. temoj. Adr.: E. Engel, Kis Ernö u. 6, Békéscsaba, IV.

— Grupo de kursanoj koresp. kĉl, pri ĉ. temoj. Adr.: M. Kovács, Poulay Ede u. 67, Budapest, VI.

K-do A. Gubár (ŝuisto), Damjanich u. 46/II. 10, Budapest, kĉl, pri fakaj k movadaj aferoj.

K-do Emeriko Grünhut, Kigyo u. 25, Székesfehérvár, kun elektromuntistoj en Francio, Belgio k. a. landoj.

JUGOSLAVIO

— Juna K-dino koresp. kun alilandaj Gek-doj. Mari Pasariĉ, Zvonimirova ul. 103, Zagreb.

NEDERLANDO

Adresŝanĝo. — K-do J. v. d. Zwaan loĝas nun: Groote Draaisteeg, 6-a, Rotterdam.

Mia filo interŝ. PM el ĉl. Li sendas nederlandajn k ned.-hindiajn. Adr.: Buddenberg, Apeldoorn, Scheperweg 6.

— página 12 —

346 — SENNACIULO

PORTUGALIO

— 50 lernantoj koresp. pri ĉ. temoj kĉl. Adr.: Joaquim Andrade, Rua Luiz de Casnoes, 11, Lisboa.

SOVETIO

K-do Gennadio Izergin (21 j.), 1-ja Altajskaja 118, Barnaul, Siberio kĉl, pri div. temoj. Resp. garantiata.

— Kiu povas sendi al mi n-ojn 1, 2, 3 de «LNE» (1928) k. a. interesajn esp-aĵojn, mi rekompencos laŭdezire. Adr.: Isaak Bulba, Gospitalnaja 23-16, Odessa.

K-do A. Kuliĉenko, 5 Altajska 65, Barnaul, kĉl, pri div. temoj seriozaj kun liberpensuloj k politikuloj.

— Metallaboristoj dez. kolektivan k individuan koresp-adon pri profesiaj k. a. temoj. Resp. garantiata. Adr.: K-do A. Jote, Obolonskaja 20, kv. 2, Petrovka, Kiev.

Junkomunista ĉelo de metalfabriko kor. kĉl. Adr.: K-dino Polonska, Verĥni Val 30, 3, Kiev.

K-do N. Dobromislov, str. Marksa, 11, 36, Kiev, kor. L, PI, il. gaz.

Junpionira taĉmento kor. kĉl. Adr.: Kiev, Kirilovska, 1, 20, al E. Matuŝenko.

Ivanĉiŝin V., fajrobrigadano, Kiev, Nikolska slobodka, Pr. 1 maja, N 31, interŝ. gaz., PI, L.

Junpionira taĉmento, Kiev, Ĥoreva str. 6, ŝkola N 5, kĉl pionir. k lernant. Resp. garantias K-dino Kostovecka.

Junkomunista ĉelo kor. kun junkom. k junlab., Kiev, Kirilovska, 76, Fabrika Gnutomebel, jaĉ. LKSM. Resp. garant. K-dino Kostovecka.

[REKLAMO p.12] ĴUS APERIS: Paul Fruictier Kompleta Gramatiko kaj Vortfarado de Esperanto reviziita kaj kompletigita de S. Grenkamp-Kornfeld. Formato: 15½×23½ cm — 200-paĝa. La plej ampleksa kaj la plej malkara el la esperantaj gramatikoj. Prezo: 5.00 fr. sv. Kartonite: 6.50 fr. sv. ELDONEJO: ESPERANTISTA VOĈO Jaslo (Pollando). HAVEBLA ĈE SAT (Mendoj el Sovetio ne plenumeblaj)

[REKLAMO p.12] Franclingvanoj! Legu k abonu: LE CRI DU PEUPLE semajna, grandformata jurnalo por la propagando de la revolucia sindikatismo. Abonprezo: sesmonata 10 fr. fr.; unujara 20 fr. fr. — Petu provnumeron, sendante 0,50 fr. fr. Adr.: Poŝtĉeka konto 525 67, Paris. René Deveaux, 123, rue Montmartre. «Le Cri du Peuple» serĉas korespondantojn en la tuta mondo pri la revolucia sindikatisma movado. Skribu en esperanto al la ĉi supra adreso.

[REKLAMO p.12] Atentu Socialistoj! 50 socialdemokrataj membroj de «Libera Laborista Esperanto-Unuiĝo-Berlin» (komencintoj k progresintoj) deziras korespondi pri ĉiaj temoj. Skribu al K-do A. SPROECK, BERLIN N 58, Choriner Str. 45 (Germanio).

[REKLAMO p.12] Juna kuracisto (Viena universitato) (SAT-ano) petas ekstereŭropajn K-dojn pri baldaŭa sciigo pri eventuala laboreblo en ilia regiono. Ĉiuj elspezoj por informoj k perado estas tuj rekompencotaj. Skribu al K-dino: Elsa Glaser, por d-ro G. L., Lände, 36, Wien-XX. (Aŭstrio).

[REKLAMO p.12] Junkomunista ĉelo de mekanika fabriko deziras korespondadi kun partiaj [?], junkomunistaj [?] ĉeloj k laboristaj organizoj [?] de ĉiuj landoj [?] (nur kolektive). Adreso: Komsomolskaja jaĉejka zavoda [?] Tresta Točnoj Mehaniki, B. Boĵeninovskij [?] per. 25, Moskvo 21.

[REKLAMO p.12] Atentu! Gekamaradoj! Atentu! Ĉe okazo de konfisko de la Arada «Laborista Hejmo» div. esp-aĵoj estis transdonitaj al K-do Strakovits Kornelo por gardi ilin. Malgraŭ oftaj alvokoj, li rifuzis redoni ilin, eĉ minacis per polico, ĉar la grupo repetis la aĵojn k monon. Ni konsideras lin, kiel publikan ŝteliston, kiu malhelpas nian esp. k lab. movadon. Ni eksigis ĉi tiun fiesp-iston el nia grupo. — Laborista Esp.-Grupo (Arad).

[REKLAMO p.12] LABORISTOJ kaj oficistoj de trusto «Sojuz-Saĥar» unuiganta ĉiujn suker-fabrikojn de USSR deziras interligiĝi per esperanto k naciaj lingvoj kun laboruloj de diversaj industrioj, precipe kun laboristoj k oficistoj de suker-industrio pri demandoj de produktado, moraro, kulturo ktp. — Adresu al: K-do Jakovlev I. A. «Sojuz-Saĥar», Iljinka, Juŝkov, 6, MOSKVO.

[REKLAMO p.12] Atentu, miaj Sovetiaj gekoresp-antoj! ★ Pro senlaboriĝo mi veturos Aŭstrion, reveninte al Esslingen mi daŭrigos korespondadi. K-do A. Rössler (14 697).

[REKLAMO p.12] KIU INTERESIĜAS pri historiaj SAT-dokumentoj, — la malnovaj kajeroj de l’ antaŭulo de SENNACIULO: SENNACIECA REVUO? Kompletaj serioj estas livereblaj! Pri prezo k precizaj informoj oni turnu sin al: K-do J. Habert, avenue de la Somme 30, Sucy (S. et O.), Francio.

[REKLAMO p.12] 10 gelernintoj dez. korespondi kĉl. pri ĉiuj temoj. Skribu multnombre! Respondo garant. Adr.: Willi Fleissner, Karl-Marx-Str. 2, Burkhardtsdorf i. Erzgeb.

[REKLAMO p.12] Muzika rondeto ĉe klubo de Lenin deziras korespondi pri muzikaj temoj kun muzikistoj, individue k kolektive. Skribu multnombre. Klub Lenina, Muzikalny-krujok, Mizikeviĉa str., Odeso (Sovetio).

La 26-an de marto 1930 mortis 25-jara, pro kormalsano, nia fervora K-do EMIL KIESE (SAT-ano 14 754). Kvankam nur de 2 jaroj pioniro de nia movado, li estis lingve tre kapabla k idee plej fervora ano de nia grupo. Lab. Esp.-Grupo Fürth (Bavario).

[REKLAMO p.12] IZO tiel estas nomata la klubo de Moskvaj pentristoj (grafikistoj, skulptistoj, dekoraciistoj, arkitektoj, desegnistoj, brodistoj, modelistoj ktp.), kiuj unuanime decidis aranĝi esperanto-kursojn k sekcion por tutmonda interligo. Por ke tiu deziro ne restu nur vortafero, sed SAT-inda revolucia paŝo, por krei solidaron inter tutmonda laboristaro k ankaŭ fondi ideon por unuiĝo (fako) de Tutmonda geartistaro — ĉiu klaskonscia esp-isto devas helpi en nia komenca laboro, sendante al Kontraŭpaska Semajno k Unuamaja festo — salutleterojn, propagandafiŝojn, ilustraĵojn, pentraĵojn ktp. — Ni garantias bonan rekompencon per la sama (laŭdezire). — USSR, Moskvo, klubo «IZO», (GUM, 278), A. Gurov (7061).

[REKLAMO p.12] «Pionerskaja Pravda» Adr.: Moskvo, Novaja ploŝĉadj d. 10 en majo festos 5-jaran jubileon. Sendu multnombrajn salutojn en esp-o de organizoj, lab. gazetoj k personoj.

ENHAVO:

paĝo
Al la kvina milo! 335
La nuntempa situacio de l’ nacia hinda movado 336—337
Lernu de la klasaj kontraŭuloj! 337
Socipolitikaj Notoj 337
Kamenskoje 337
Letero el Bulgario 338
La komunuma loĝej-konstruado en Vieno 338
Faktoj sen komentoj 338
Por nia distro 338
Pluo pri Londono 339
Du tagoj el mia vivo 340—341
Internaciismo — Kosmopolitismo 340
Diskutejo 341
Esperanto-Servo 342
Tra Esperantio 343—345
Korespondado, Anoncoj 345—346

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

N.º 291, 1 de mayo de 1930

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

6-a Jaro. N-o 291 — APERAS [S.A.T.] SEMAJNE — Leipzig, 1./5. 1930

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Kolmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerĥner [?]

UNUA DE MAJO

Verdaĵoj kiel ĉiujare en tiu bela sezono komencis ekflori ĉirkaŭ ni, burĝonoj elĝermis sub la varmigaj radioj de l’ printempa suno, arboj kovriĝis per bela, plensuka foliaro, kvazaŭ tuŝitaj de magia bastoneto. Ornamis sin la herbejoj per belaj, multkoloraj floroj. La majo alvenis!

Eterne ripetiĝanta procezo de l’ estiĝo — same eterna kiel la formortado en aŭtuno k vintro… Printempa naskiĝo tiom kutima, tiom normala, ke ni apenaŭ meditus pri ĝia simplo, se ni ne mem sentus niajn vejnojn traflui freŝan torenton impetan da vivoĝojo, kiu donas al ni novan krean forton por la taskoj k laboroj de l’ vivo.

Kaj ĝuste en la momento, kiam la individuo plej intense eksentas la pulsadon de l’ vivrenoviĝo, ekleviĝas ankaŭ la amasoj laboristaj kiel vasta maro en sia kolektiva forto por elmontri manifeste sian firman volon venki super la malnova ordo kun ĝiaj kadukaj agmetodoj de subpremo k ekspluatado, — sian decidon anstataŭi ĝin per tuthomara solidaro.

La Unua de Majo, laboristara festo tutmonda, vibrigas en nia sentaro ĉion, kio estas en ni pli alta ol la nura malgranda propra mio, — ĉion, kio ligas nin al pli supera unuo. La Unua de Majo estas promeso k parte — plenumo… se ni vidante antaŭ ni klare la atingotaĵon, manpremas je nia flanko paŝantan la fraton-kamaradon, ĉirkaŭprenas per karesa rigardo la densan homamason kantantan, fidoplenan, kies marŝritmo estas la «novan mondon ni konstruos» k kies batal-

[BILDO p.1 | 33,44,65,76] Kubisma desegnaĵo: muskola laboristo kun krucitaj brakoj staras antaŭ granda dentrado, inter fabrikaj konstruaĵoj, ponto kaj altaj domoj.

Originale por «S-ulo»

voko la «kontraŭ propraj generaloj…»

Sed en la fundo de la vidaĵo ne leviĝas verdaj herbejoj apud bluetaj montetoj k lazura ĉielo kun rozkolora aŭroro. En la fundo leviĝas la severaspektaj, fumnigrigitaj kamentubegoj k altfornegoj de l’ industrio. La maŝino difinas la vivmanieron de l’ proletaro. La maŝino kunloĝigas la amasojn en urbegoj, en domaregoj, donis al ili la viveblon kun la… vivsufero, la ribeliga elemento. La tekniko estras la naturon. Komencas ĝin estri. Ne kompleta ankoraŭ estas ĝia triumfo. Ankoraŭ la mirinda ekflorado de l’ arboj k vegetaĵoj sub la maja suno ne okazas laŭ ordono de maŝinoj. Ne estas la arta mekaniko, kiu vivigas nin mem, homidojn, k sentigas al ni en apartaj horoj nian intiman ligitecon al la ĉion organikan estiganta naturo…

La homo subigos pli k pli la naturon per sia racio: plej bonan pruvon pri tio liveras la tuta trapasita historio de l’ homaro. Sed la mekanikigo, la industriigo, la ekonomia raciigo, speciale progresanta en nia nuna epoko, estas nur unu aspekto de l’ procezo plenumiĝanta dum la paso de l’ epokoj. Scienculoj en biologio, medicino, pedagogio k aliaj fakoj faros same gravan laboron por la alkonduko de l’ socialismo, kiel tiuj inventantoj k pliperfektigantoj de maŝinoj, pioniroj sur la ekonomi-teknika kampo. Ankaŭ la raciigistoj sur la lingva kampo. Unu faktoro ne estas imagebla sen la alia. La socialisma socio signifas pliintensigon de l’ universala vivo, por la amasoj kiel por la unuopulo, prirabita je persona profito, nur aganta je la servo de l’ kolektivo.

Ni pensu pri tio en la Unua de Majo, kiam ni ree elpaŝos kun niaj esence ekonomiaj depostuloj, pri mallongigo de l’ labortempo, pri plialtigo de l’ salajroj, kontraŭ mastra despotismo, kontraŭ milita barbareco, —

— página 2 —

348 — SENNACIULO

unuvorte niaj postuloj pri materia sekuro, hominda vivo.

Ni tion ne forgesu, ke nenio estos farita, se ni nur scios forpuŝi en abismon la hodiaŭajn tiranojn, la nunan ĥaosan mondordon. Kun la zorgo pri reguligo de produktado k konsumado, kun la kreado de dignaj vivkondiĉoj por ĉiuj ni devas ekagi por nova kulturo, estigi ĝin, ni per niaj propraj fortoj. Tial ni je la tago unuamaja malkaŝe k kuraĝe portu la standardon de SAT, la standardon de la laboristaj esperantistoj batalantaj en la kadro de la tutlaboristara liberig-movado por komuna sennacieca lingvo! N. B.

ĈIRKAŬ LA UNUA DE MAJO

Malmultaj scias, ke la iniciatoro de l’ ĉiujara Unuamaja manifestacio nomiĝas Remono Lavinj (Raymond Lavigne). Decus tamen memori pri li, same kiel pri la tro ofte forgesataj kvar martiroj en Ĉikago mortigitaj la 1-an de majo 1886, kiam la manifestaciantoj en tiu tago volas ĉu konfirmi sian batalemon k venkemon, ĉu festi, en estonta socialisma socio, la liberiĝon de l’ Laboro.

En novembro 1888 okazis en antaŭurbo de Bordo (Bordeaux) la 3-a kongreso de l’ Nacia federacio laboristsindikatara. Dum ĝi iu Johano Dormŭa (Jean Dormoy), Monlusona (Montluçon-a) metalurgisto, energia propagandisto, memorigis, ke ne sufiĉus, kiel tiutempe okazis, post ĉiu kongreso prezenti grave siajn akceptitajn rezoluciojn al la publikaj instancoj, kiuj ne ekzamenante ilin ignoris. Li proponis, ke oni ne ripetu senfine tiun platonan geston, sed ke en la sama tago, je la sama horo, dum la delegitaroj irus por plenumi sian ritan mision ĉe la instancoj, grandiozaj manifestacioj okazu por subteni la delegitojn.

Entuziasmajn aklamojn ricevis Dormŭa. Lia propono estis transdonata al la Ĝenerala Konsilantaro de l’ federacio por plenumo. Lavinj estis ĝia tiama sekretario. Ĉi tiu klopodis tiom multe k tiel sukcese, ke la 10. februaro de l’ sekvanta jaro en pli ol sesdek urboj de Francio la manifestacioj okazis, kiuj du semajnojn poste ripetiĝis, kun granda sukceso, por depostuli la respondon de l’ instancoj.

Kuraĝigite R. Lavinj havis ideon: Kial oni ne organizus grandan internacian manifestacion kun fiksa dato, tiele ke, en ĉiuj landoj k en ĉiuj urboj samtempe, interkonsentinte pri la tago, la laboristoj postulus de la estraroj limigon leĝan de l’ labortago je ok horoj? Tiel formulita de Lavinj mem, la propono estis prezentata al la internacia socialista kongreso, kiu havis lokon en Parizo, okaze de l’ universala ekspozicio, k kiu estis la inaŭgura kongreso de l’ II-a Internacio. Ĝi akceptis la proponon senprokraste k elektis kiel daton la 1. majo 1890.

Kial la 1. majo? Ĉar, diris la rezolucio akceptita, «simila manifestacio decidiĝis por la 1. majo 1890 de l’ Amerika Labor-Federacio, en ĝia kongreso de decembro 1888, okazinta en St. Lui (Louis).»

Tiel do: 1. La francaj sindikatoj, je instigo de J. Dormŭa, decidis la 4. no-

[BILDO p.2 | 41,26,66,55] Linogravuraĵo: grandaj literoj «1.MAJO», nigra kvadrato starigita sur sia pinto super radiaj strioj kaj, malsupre, amaso da homoj kun levitaj pugnoj.

Originalo de H. Linseisen

vembro 1888 por la 10/24. februaro de sekvanta jaro nacian manifestacion por apogi la laboristajn depostulojn, precipe la okhoran labortagon.

  1. La internacia socialista kongreso en Parizo decidis laŭ propono de Lavinj, la 20. julio 1889, internacian manifestacion kun preciza objekto: depostulo de l’ okhora labortago.

  2. Ĝi elektis la daton de l’ 1. majo 1890, ĉar la usonanoj projektis por tiu dato «similan manifestacion».

Oni sekve ne povas diri, ke la Unua de Majo havas usonan devenon. Inter la usona manifestacio k tiu fiksita de l’ Pariza kongreso la sola komuno estas la dato. La «manifestacio» de l’ usonaj sindikatoj (kies estro jam estis Gompers) estis samgrade pure nacia k pure ekonomia: temis pri akiro de l’ okhora labortago, ĉu per paca kunlaborado kun la mastroj, ĉu per strika perforto. Ia simila atako estis jam farita de ili la 1. majo 1886, kiu vidis la sangan malvenkon en Ĉikago.

La en Parizo decidita manifestacio male devis esti internacia k politika. Kiel Engels diris, ĝi devis «montri al la kapitalistoj k privatposedantoj de ĉiuj landoj, ke efektive la laboristoj ĉiulandaj estas unuiĝintaj».

Jaron poste, laŭ la alvoko de la Brusela internacia kongreso (1891), tiuj manifestacioj de l’ Unua de Majo fariĝis ĉiujaraj.

★

La printemp-aŭtuno

Ho, fieraj, cigarfumaj Palmoj de l’ kafeja bril’, Vi jam pompis dum parfumaj Ĝuo-noktoj mil kaj mil.

Sed nun venas la printempo, Ruĝaj floroj en burĝon’, Kaj por vi la velka tempo Venis en la viv-ozon’.

Jam la nova vivo ĝermas… Novaj kantoj, nova psalm’! Ruĝburĝonoj sin malfermas, Velkos la malnova palm’.

Mort’ karesas pompajn palmojn, La modestajn florojn Sun’. Morto-kantojn, vivo-psalmojn Kantas la Printemp-aŭtun’.

Emba.

★

Printempo

Florantaj arbustoj, verdiĝantaj herbejoj, sunbrilo: la printempo alproksimiĝas. Mizeruloj eliras siajn loĝejajn barakojn k promenadas kun malplena stomako, sen laboro, sen celo. Laboristaj infanoj ludas sur la strato. Dolĉa odoro en la aero. Novaj turmentoj por la eksigitoj de la socio. Miloj da senlaboruloj travivis la vintron, sen espero, sed pacience. La malhelo de la longaj noktoj, la krepusko de la mallongaj tagoj milde kaŝis la mizeron. Nun la brilo de la vekiĝanta naturo kruele malkovras la situacion. Dum printempo okazas la plej multaj memmortigoj.

Riĉaj homoj vojaĝas al la maro, al Egiptio, al Suda Francio k tie ĝuas la ĉarmon de la sudregiona printempo. Sur la maraj bordoj, en la banejoj, sur la sportaj kampoj ekregas vigla trafiko. Ĉie gajaj vizaĝoj, senzorgaj mienoj. La vivo ja estas tiel bela.

Proletoj, ĉion ĉi vi ankoraŭ povas konkeri al vi! F. S., Vieno.

[REKLAMO p.2] E. IZGUR — NUR VOLU — La festo de laboro kaj paco — Unuamaja kanto de ribelo — Eldono dua, reviziita kaj ilustrita — Prezo: 0,70 mk. g. — Mendu ĉe Administracio de SAT

— página 3 —

SENNACIULO — 349

La politika revuo de l’ Unua de Majo 1930

[BILDO p.3 | 13,11,37,33] Karikaturo: dika policisto kun kasko kaj lipharoj, kun la manoj sur la koksoj kaj bastono ĉe la zono.

Polic’ emociita estas, En tag’ unuamaja manifestas.

[BILDO p.3 | 39,11,61,33] Karikaturo: la kapo de Piłsudski kun hirtaj haroj, densaj brovoj kaj longaj lipharoj.

Pilsudski sian verkon laŭdas — Malsatokriojn li ne aŭdas…

[BILDO p.3 | 13,37,37,52] Karikaturo: la papo rajdas sur ĉevaleto kun lanco kaj flagoj ornamitaj per svastiko, atakante.

La pap’ atakas Sovetion: La senmaskig’ ĉagrenas Pion.

[BILDO p.3 | 38,36,61,53] Karikaturo: mapo de suda Eŭropo kun la surskriboj «Italio», «Hungario», «Balkanio» kaj «Baltio»; laŭlonge de la limoj pikdrata barilo, kaj numero de «Sennaciulo» haltigita ĉe ĝi.

Cenzuro la enhavon flaras, La vojon ĝi al «S-ulo» baras.

[BILDO p.3 | 13,55,36,70] Karikaturo: konferenca ĉambro kun sinjoroj, militistoj kaj virinoj, kiuj ploras kaj viŝas al si la okulojn; antaŭe brakseĝo.

Preparas konferenco la «malarmon», Trompistoj malsukcese verŝas falsan larmon.

[BILDO p.3 | 38,56,61,70] Desegnaĵo: multaj flagoj flirtas en la vento, unu kun la surskribo «SAT».

Sed ruĝaj flagoj flirtas ĉie: Nesubpremeblaj, venkkonscie.

KIO ESTAS W.I.R.?

La Workers International Relief (La laborista internacia helpo) estas interhelpa organo, kiu unuigas en granda unuiĝo ĉiujn, kiuj donas k ricevas helpon, laŭ la principo de laborista solidaro. La kreskado de la strika k senlaborula ondo entiras centmilojn da laboristoj en WIR. En la lastaj 10—15 jaroj oni ĵetis el fabrikoj centmilojn pro la evoluo de l’ maŝintekniko, k la amaso da elĵetitoj ĉiam plivastiĝas. Kaj en la fabrikoj ankoraŭ okupataj laboristoj per la pli perfektaj maŝinoj por sama salajro plialtigas la kvanton da produktoj. Malgraŭ ĉi tiu malbona situacio ni konstatas, ke la plej multaj el la laboristoj ne estas organizitaj. WIR instigas la laboristojn unuiĝi en batalantaj laborist-asocioj. WIR helpas la laboristojn dum la strikoj, ke ili ne estu devigataj reiri labori malvenkinte pro malsato. WIR helpon donas ĉe ia naturkatastrofa okazo por la laboristoj, ne rigardante nacion, rason, religion, principon. WIR batalas kontraŭ diferencigo inter negroj k blankuloj, ĝi klopodas veki la solidaron inter negraj k blankaj laboristoj.

WIR ne faras diferencigon inter ia partio laborista, sed ĝi staras je la bazo de la laborista solidaro. WIR klopodas starigi infanhejmojn, somerkampodomojn, ĝi batalas kontraŭ infanlaboro.

Kiel rilatas WIR al internacieco? Ĝia celo estas ne nur nacie, sed internacie flegi laboristan solidaron. Dum la malbona rikolto, kaŭze de seko en Sovetio, ĝi helpis malsatantajn gelaboristojn, la peranto estis la «Komitato de Sovet-amikoj».

Je la fino de l’ mondmilito, kiam en Aŭstrio k Germanio malsatis milionoj da gelaboristoj, tiam ĝi envicigis la tutmondan proletaron por la helpo al malsataj gelaboristoj. Ĉe la okazoj de malsato en Ĉinio, de japana tertremo, de angla karbminista striko k en pli multaj diversaj klasbatalaj k naturkatastrofaj okazoj (Misisipa superakvego, ventegaj katastrofoj ktp.) WIR tie estis k donis helpon k kuraĝigon.

WIR-organizo estas la protektanto de la laborista amator-fotografista Ligo, kiu jam organizas la unuan usonan laboristan bildekspozicion, en Nov Jorko, poste en provincaj urboj. Ĉi tiu ekspozicio montros la vivon, batalon, ĝojon, suferegon de la tutmonda laboristaro; la bildoj ilustros ankaŭ la kolonian vivon. La Ligo petas amator-fotografistojn ĉiulandajn, ke ili bonvolu sendi fotografaĵojn. Estas bezonataj precipe tiaj pri laborista vivo, ekz. fotoj pri fabrikoj, maŝinoj, laboristloĝejoj, sporto, gimnastiko ktp. La 10 plej bonaj fotoj-bildoj ricevos premion. La aliaj taŭgaj bildoj aperos en laboristaj gazetoj.

La fotoamatora Ligo intencas trafi du celojn. La unua estas: doni okazon al laboristaj amatoroj prezenti siajn bildojn-fotojn al la publiko. La alia celo estas akiri monon por subteno al WIR.

Atendante la solidaron de la tutmondaj Gek-doj k esperante la alvenon de multaj aĵoj, je sukceso de la ekspozicio de Laborista Amatorligo, ni promesas ĉiam esti pretaj servi al la Gek-doj sammaniere. Adreso: Workers International Relief, National Office Hungarian Section: 949. Broadway, Room 512, New Jork City.

Komisiata de la WIR. Louis Nagy (13 286).

KUN TIU ĈI NUMERO ESTAS EKSPEDATA «LA NOVA EPOKO» ★

— página 4 —

350 — SENNACIULO

La nuntempa situacio de l’ nacia hinda movado

(Daŭrigo. Vidu antaŭan n-on.)

Ekzamenu ni nun la ĉefajn malfacilojn, kiujn renkontas hodiaŭ en sia agado la nacimovado, la solvojn, kiujn ĝi pretendas alporti, k provu ni vidi, kia povas esti la verŝajna evoluo de Hindio en la venontaj jaroj.

La ĉefaj malfaciloj, kiujn renkontas la nacimovado, devenas de la Princoj, de la Mahometanoj, fine de la internaj kontraŭdiroj de l’ nacimovado mem.

  1. Anglio ne okupas la tutan hindan kontinenton; ekstere de Brita Hindio ekzistas pseŭdo-aŭtonomaj ŝtatoj, inter ili iuj estas nur tre malgrandaj princlandoj, dum aliaj, kiel tiuj de Misore, Hajderabad, Baroda Travankore k Koŝin atingas areon egalan al tiu de iuj ŝtatoj centr-eŭropaj. En tiuj teritorioj la malnovaj princoj aŭ raĝah-oj estas konservitaj. Anglio kontentiĝas limigi ilian aŭtoritaton. Angla regrajtigito estas instalita ĉe ili, kiu devas esti konsultata por ĉiuj gravaj decidoj; krome li servas kiel arbitro en konfliktkazoj inter la princo k la loĝantaro; li administras la ŝtaton en periodo de malplimulto de l’ raĝaho; fine, en iuj kazoj de malbona administrado k tro senhonta ekspluatado al la loĝantaro, la regrajtigito havas la povon senposedigi la raĝahon k transmeti lian funkcion al unu el liaj parencoj, post restarigo de l’ ordo en la financoj. La aŭtonomaj ŝtatoj okupas proksimume ⅓ el la areo de la hinda kontinento; kelkaj inter ili, kiel tiuj de Mizore, Baroda, Travankore k Koŝin estas inter la plej progresintaj k plej bone administrataj; ili posedas parlamenton k iris multe pli malproksimen ol la angla Hindio sur la vojo de demokrataj reformoj; kontraŭe la plimulto, precipe la malgrandaj raĝahoj, restas ankoraŭ monarkoj absolutaj, malmulte zorgemaj konsideri la plendojn de siaj subuloj. Oni komprenas do, ke la plimulto de l’ princoj estas malamikoj de l’ nacimovado k inklinas prefere sin deklari por Anglio; ili esprimas speciale esti ligitaj nur per la traktatoj kun la Imperio k ne akceptus la entrudiĝon en siaj regionoj de alia aŭtoritato ol tiu de l’ reĝo-imperiestro.

[BILDO p.4 | 26,26,54,53] Portreta foto de Gandhi kun rondaj okulvitroj, kun manskribita dediĉo «God is Truth» kaj subskribo «M. K. Gandhi».

Gandhi

La raporto Nehru provis atenti pri la plendoj de l’ princoj; por ĝi la jurrilato kreita per la traktatoj, kunligas la raĝahojn, ne al la reĝo de Anglio persone, sed al la hinda registaro; la hinda parlamento povus do anstataŭi la reĝ-aŭtoritaton k apliki sian kontrolrajton super la princoj plene agnoskante la aŭtonomion de iliaj ŝtatoj. La raĝahoj transdaŭrus sekve en la nova konstitucio; ili simple estus invitataj enkonduki en siaj ŝtatoj la parlamentan reĝimon k partoprenus samrajte kiel la provincoj de l’ brita Hindio ĉe Federacio de l’ hindaj ŝtatoj, en kiu ili estus reprezentataj. Ŝajnas vere, ke la raporto Nehru povus en siaj ĉefaj trajtoj esti akceptata de la klarvidaj princoj, kiel la plimulto el la raĝahoj sur la duoninsulo, k pluraj inter ili partoprenas jam hodiaŭ en la nacimovado; kontraŭe, la plimulto de l’ etaj princlandoj en nordo ne decidiĝos akcepti la novajn ideojn k subtenos verŝajne per plimulto la britan registaron.

  1. Dua malfacilo multe pli grava devenas de la sinteno de l’ mahometanoj; ĉi lastaj estas sufiĉe multnombraj en Hindio k ĉi tiu nombro kreskas (22,6% en 1881, 23,2% en 1901, 23,5% en 1911, 24% en 1921) ili estas precipe koncentritaj en la nordo, kiel montras la sekvantaj statistikoj pri la dispartiĝo de l’ loĝantaro inter la du grandaj religioj en la diversaj provincoj:
Mahometanoj Hinduismanoj
Nordokcidenta limo 91% 7%
Baluĉistan 87% 11%
Punĝab 55% 43%
Bengalio 53% 43%
Asam 28% 54%
Bombe 19% 77%
Unuiĝitaj Provincoj 14% 85%
Bihar k Orisa 10% 82%
Madras 6% 88%
Centraj provincoj 4% 84%
Birmanio 3% 88%

Ekzistis do ĉiutempe antagonismo k opozicio nemalgrandigebla, kiu rezultas samtempe el religiaj, politikaj k ekonomiaj kaŭzoj. Laŭ religia vidpunkto, la mahometanoj, rigore monoteistaj, fidelaj al dio de spirito k vero, sentas la plej grandan malestimon por la hinduismanoj, kiuj adoras grandan nombron da dioj ĉiuspecaj, inkluzive virbovoj, simioj k aliaj sanktaj bestoj k sterniĝas antaŭ tiuj ĉi idoloj; nu, por ĉi tiuj mahometanoj, la idoladorado estas la plej terura sakrilegio, k ilia fanatika fervorego instigas ilin ofte frakasi la idolojn, aŭ fari malhelpojn per mil malgrandaj ĉikanoj ĉe la plenumo de l’ hinduismaj religiaj ceremonioj.

Inverse, la hinduismo entenas la respekton k eĉ la adoron de la vivo sub ĉiuj ĝiaj formoj, Brahma povis retrovi sin en ĉiu objekto de l’ fenomena mondo; la kredo al la transmigrado de l’ animoj sekvigis la praktikon de l’ vegetarismo; k ĉi tiu nacio el terkulturistoj estas alvenigita sintezigi k eksterigi siajn sentojn pri komuno kun la tuta naturo en la kulto al la bestonutranto, la sola laborilo de l’ kamparano, la bovino. Kiam mahometanoj buĉas publike, laŭ siaj ritoj, bovon aŭ bovinon, ekestas skandalo por la hinduismanoj k provoko, kiu kontraŭpuŝegas iliajn plej karajn kredojn.

Flanke de l’ religia opozicio, necesas same konsideri la politikan k ekonomian antagonismon; la mahometanoj invadis la hindo-gangesan ebenon komence de l’ mezepoko, k dum pluraj jarcentoj, la mogola imperio daŭrigis sian regadon super tuta Hindio; malgranda malplimulto komence, ili islamigis perforte grandan nombron da hindaj kastoj, speciale en Punĝab k Bengalio, k atingis tiel formi la plimulton en tiuj du provincoj; fine iliaj sociaj kutimoj, speciale la purdah (virin-apartigo) ĝeneraliĝis en tuta norda Hindio. Hodiaŭ kontraŭe, la mahometanoj sentas sin malsuperaj; grandaj Zamindaroj, reprezentantaj la iaman militan aristokration, aŭ malgrandaj terkulturistoj, kies tekniko estas aparte malprogresinta, ili reprezentas staton ekonomie preterpasitan, k povas malfacile konkuri kun la pli fleksebla spirito k la pli originala pensado de l’ hinduanoj, kiuj ilin trudanstataŭas facile en la publikaj administracioj, k ilin superregas en la ekonomia vivo; eĉ en la regionoj, kie ili havas la plimulton, ili formas malsuperan klason, intelekte k ekonomie, k ne alrigardas sen ia timo la naskiĝon de aŭtonoma Hindio, en kiu ili riskus sin

[REKLAMO p.4] ĴUS APERIS: NACIISMO — Studo pri Deveno, Evoluado kaj Sekvoj — de E. LANTI — Formato: 13×19 cm. — 128 pĝ. Prezo: 1,30 mk. g. — Mendu tuj ĉe Adm. de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.

— página 5 —

SENNACIULO — 351

trovi subpremataj de hinduismana plimulto.

Tiu ĉi timo kreskis en tiuj lastaj jaroj per la atakemo de l’ hinduanoj, kiuj organizis en la nordo religiajn k sociajn movadojn potencajn, kiel Aria Samaj k plej lasta la Maha Sabha, kiu predikas la revenon al la Vedoj (t. e. primitiva hinduisma religia instruo — Trad.), batalon kontraŭ la deflankiĝoj de l’ ortodoksa hinduismo k la kutimo de l’ purdah, disvolvas fine la hindan lingvon k provas plifortigi la hinduismanajn komunumojn, kontraŭstarigante ilin al la aliaj sociaj grupoj hindiaj; sekcio de l’ Maha Sabha, la movado Ŝrudi eĉ specialiĝis freŝdate en la rekonvertado de l’ komunumoj transirintaj al la Islamo aŭ la kristanismo, k ĉar ĝi insistas samtempe pri la disvolvo de l’ fizika kulturo inter siaj membroj, la mahometanoj povis timi kun ŝajna pravo, ke la Ŝrudi-anoj praktikas perforte la konvertadon, kiel ili mem faris en la epokoj de sia superregado.

Tiuj ĉi diversaj kaŭzoj samtempe religiaj k politikaj kontribuis krei konfliktojn inter la hinduismanaj k mahometanaj komunumoj; en 1920, sendube dank’ al la profunda amikeco, kiu ligis lin kun la fratoj Ali, la du ĉefaj mahometanaj gvidantoj, k pro sia decido batali je la favoro de l’ kalifa aŭtoritato, Gandhi sukcesis altiri al si la mahometanajn amasojn k realigi dumtempe la unuecon de l’ hinda nacio; sed, depost la cedo en la ne-kunlaborado, la malpacoj renaskiĝis k eĉ pligraviĝis per la reformoj de 1919, kiuj, antaŭvidante por la diversaj religiaj grupoj distingajn elektant-grupojn kun rezervo de kvanto da sidlokoj, havis kiel rezulton multobligon de l’ antagonismoj, aŭ almenaŭ evidentigis ilin tute malkaŝe.

Ekzistas do tie serioza politika malfacilo; la mahometanoj, estante malplimulto, postulas ne nur garantiojn jurajn, sociajn k religiajn, komunajn al ĉiuj malplimultoj, sed ili intencas rezervigi al si en la parlamentoj difinitan nombron da sidlokoj superan je ilia reala elekta forto (30 % en la nacia Kunveno, kvankam ili nur konsistigas 24 % el la loĝantaro, 60 % en Punĝab k en Bengalio, kie ili estas 54 k 55 % ktp.). La reformoj de 1919 parte respondis al iliaj postuloj, kreante specialajn elektant-grupojn por ĉiu religia komunumo, sed ĉi tiu elekt-opozicio de l’ religioj estis unu el la gravaj kaŭzoj por la disvolviĝo de l’ sekta spirito k de l’ nuntempaj malfaciloj. Tial la hinduismanoj favoras la ĝeneralan voĉdonon kun ununura elektantaro k sen ia garantio pri sidloka minimumo. Depost 1923, la diskutoj multobliĝis pri tiu temo, ne kondukante al iu akordo.

(Finota.)

A. Filip (Philip). El la franclingva revuo Eŭropo (Europe), 15. 3. 1930, tradukita.

EL LA HISTORIO DE L’ SOCIALISMO

20. La historio de l’ ruĝa flago

Unua de majo! En ĉiuj urboj de la tero, en ĉiuj landoj, kiuj ne ĝemplendas sub la diktatoreco de la reakcio, la ruĝaj flagoj de la internacia laboristaro almarŝis. Kaj ĉe alrigardo al tiu ĉi flago, al la simbolo de nova sociordo, la proletoj sentas bati pli rapide sian koron kaj la espero je pli bonaj tempoj al ili donas forton kaj ĝojon por la batalo. Sed malofte oni meditas pri tio, kial hazarde la ruĝa flago fariĝis la emblemo de la internacia laborista movado. Nenia blazonlibro kaj nenia historia verko entenas informon pri tio.

[BILDO p.5 | 48,25,78,57] Lignogravuraĵo: viro kun nuda brusto portas grandan flagon sur longa stango; malantaŭ li fabrikoj kun fumantaj kamentuboj kaj gruo.

La ruĝa flago devenas el Francio. Jarcentojn ĝi estis la flago de la absoluta monarkio dum la periodo de ĝiaj plej sangaj subpremoj. Ĝi indikis, ke la urbo, super kiu ĝi flirtis, estis en sieĝa stato. Se la kamparanoj ribelis kontraŭ la nobelaro kaj ekleziularo, ribelis provinco, ariĝis almozuloj kaj poŝoŝtelistoj por elrabi, rapide oni proklamis la sieĝan staton, kaj sur turoj kaj publikaj konstruoj la reĝo suprentirigis la ruĝan flagon. Ankoraŭ dum la Franca Revolucio la ruĝa flago estis la standardo de la monarkio. Sub ĝia signo la Pariza popolo, la 17-an de julio 1791, sur la Mars-kampo, estis sange venkata. Do estis la lasta fojo en la historio de Francio, ke la ruĝa flago, la standardo de l’ subpremo, estis suprentirata. Ja rimarkinda fakto devas esti konstatata: dum la registaro uzis la ruĝan flagon, je la sama tempo ĝi frutempe ekaperis en la historio kiel simbolo de l’ revolucio. Dum la «frondo» (opoziciularo) meze de la 17-a jarcento, la revoluciuloj ariĝis spontane sub la ruĝa flago. Kiam Konde (Condé), la granda Konde, fama sub la registaro de la Sunreĝo¹, ĉesigis rilatojn kun la kortego de Anno de Aŭstrio kaj Mazarin kaj sin ligis kun Hispanio, lia unua gesto estis sin zoni per granda larĝa skarpo. Kelkan tempon poste la «frondo» venkis en Bordo (Bordeaux) kaj la respubliko de Orme (Ormée²) estis proklamita. Tio estis en la jaro 1654, Debŭal-Altomar (Deboile-Altomar), kiun la historio maljuste kalumniis, fariĝis ĝia ĉiopova gvidanto. Kaj la flago de tiu respubliko, kiu dum kelkaj tagoj flirtis sur la magistrata domo de Bordo, estis ruĝa.

Pli poste, en la jaro 1680, dum la ribelo de la Bone Ruĵ («Bonnets Rouges») en Bretonio, ariĝis denove la ribelintoj sub la ruĝa flago. Sed nur dum la Granda franca revolucio la ruĝa flago fariĝis definitiva ekkonilo, signo de la revolucia popolo, kaj dum la aŭgustaj tagoj de 1792 ĝi ricevis la signifon, kiun hodiaŭ ĝi ankoraŭ posedas. La 10-a de aŭgusto 1792 estas ne nur memorinda dato en la historio de Francio kaj de la demokratio en Eŭropo, sed ankaŭ en la historio de la ruĝa flago. Jam depost tri jaroj la franca popolo batalis kontraŭ la malnovan socian ordon kaj la malnovan reĝimon, kiu jam krakis en sia tuta strukturo. La feŭda sistemo estis forigita, kaj la popolo verŝis sian sangon por la grandburĝaro, kiu ne ĉesis subpremi ĝin. La aristokrataro estis forpelita, tamen en la Tŭilerioj ankoraŭ ĉiam sidis la jurrompema reĝo kaj la «aŭstrianino». Ambaŭ revis pri tio bati teren la Parizan kanajlaron per la helpo de aŭstraj, prusaj kaj hispanaj bajonetoj. En Koblenc apud Rejno la elmigrintoj estis arigitaj, kaj la ekleziularo intrigis ĉe fremdaj kortegoj por restarigi la aŭtokration de la burbonoj.

Novaj bataloj sin preparis en la interno de la lando kaj en la tendaro de la elmigrintoj. Por perfektigi kaj kroni la laboron de la revolucio, necesis nova ribelo kaj nova ekleviĝo de l’ popolo. Ĉi-foje ĝi preparis sin en la trinkejoj kaj «kluboj» de Parizo,

¹ Ludoviko XIV.

² Ni vane serĉis similan vorton en la historilibroj. Manuskript-sendantoj, atentu, ke estu klare legeblaj precipe la propraj nomoj! — Red.

Korektoj. En n-o 289 bonv. legi sur pĝ. 332, lasta linio de l’ unua artik.: unulingva (anst. unualingva); sur p. 331, 1-a kol., lin. 36 de supre, devas esti: «ĉar al ili tute ne estas eble . . .»

— página 6 —

352 — SENNACIULO

precipe en kvartalo Sen-Antŭan (Saint-Antoine), kie kunvenis la civitanoj por savi la «liberecon kaj la patrolandon». En la semajnoj, kiuj antaŭiris tiun movadon, ankoraŭ neniu elpensis elekti la ruĝan flagon kiel simbolon de la revolucio.

Petro Gaspar Ŝomet’ (Pierre G. Chaumette), konsilanto de la pariza komunumo en jaro 1792 kaj unu el la fondintoj de l’ «kulto al la racio», kiu pli malfrue estis senkapigata de la Hebertanoj, rakontis, ke la ruĝa flago unuafoje estis ovaciata kiel revolucia simbolo en la klubo de la Kordelieroj, kie Danton kunvenigis siajn anojn. Pluraj komitatoj laboris ĉe la organizo de la ribelo. Unu el tiuj komitatoj proponis elekti la ruĝan flagon kiel emblemon de la revolucio kun jena surskribo: «Sieĝa stato de la popolo kontraŭ la ribelon de l’ kortego.» Ŝomet’ aldonis: «Sub tiu ĉi flago sin arigu ĉiuj liberaj viroj, ĉiuj respublikanoj, al kiuj oni la 17-an de julio 1791 murdis filon, amikon aŭ parencojn. Alia samtempulo de tiuj okazintaĵoj, la Kunven-membro Kara (Carra), kiu en jaro 1793 kun aliaj ĝirondanoj estis gilotinata, rakontis, ke oni en la malgranda trinkejo «La Ora Suno» (Le Soleil d’ Or) elektis la ruĝan flagon kiel emblemon de l’ revolucio. Iun vesperon iu nomata Furnje (Fournier) aperis ĉe la revolucia komitato kaj kunportis ruĝan flagon, kiun Kara mem proponis kiel flagon de la revolucio kun la surskribo: «Sieĝa stato de la suverena popolo kontraŭ la ribelon de la reganta potenco.»

Tiel la ruĝa flago fariĝis la simbolo de la Franca Revolucio. Ĉiuj revoluciuloj ĝin salutis kun entuziasmo. Ĝi fariĝis la flago de la kunfederitoj, kaj tridek komunoj ĝin flirtigis. Sub ĝia signo Parizo ribelis la 10. aŭgusto 1792, sieĝis la Tŭileriojn, detronigis la reĝon kaj malliberigis lin. Kaj malantaŭ la ruĝa flago, je tiu ĉi memorinda tago, marŝis la Pariza popolo. Sub la ruĝa flago naskiĝis la respubliko. La ruĝa flago, flago de la venkoplena popolo, en tiuj tagoj atingis la kulminon de l’ gloro.

La militistara diktatoreco de Napoleono sukcesis unuafoje forŝiri de supre la ruĝan flagon kaj flirtigi la trikoloran standardon, kiu en jaro 1814 estis anstataŭigata per la blanka flago, per lilioj ornamita, de la Burbonoj. Sed la Pariza popolo ne forgesis la ruĝan flagon kaj la grandegan venkon, kiu estis gajnita sub ĝi. Dum la granda ribelo de la silklaboristoj en Liono (Lyon) en j. 1831, la gvidantoj svingis kiel signon de malsato kaj mizero nigran flagon.

En 1848 la ruĝa flago ree aperas en la manoj de l’ popolo kaj la laboristoj postulis de la provizora registaro enkonduki la ruĝan flagon kiel emblemon de la respubliko. La poeto Lamartin’ (Lamartine) kontraŭis ĉi tiun postulon per la motivigo: «La trikolora standardo faris triumfan procesion ĉirkaŭ la tuta mondo¹, dum la ruĝa flago, ruĝa de l’ sango de la popolo, nur iris ĉirkaŭ la marskampo.» Tiam la ruĝa flago fariĝis la simbolo de la laborista movado kaj de la Unua Internacio. Kaj depost tiu tempo la ruĝa flago ankaŭ ekmarŝis en triumfa procesio ĉirkaŭ la tuta mondo.

Tradukis el «La socialdemokrato» Joh. Bruckenberger (9877).

¹ «… Kun la nomo, la gloro kaj la libereco de l’ patrio!» (Precizigo de la Red. laŭ la originala eldiro).

★

Por nia distro

Tago el mia vivo

Mi estas juna ĵurnalisto, dank’ al mia morta onklo (En infero li brulu!). Neimagebla stulto! Jen maljuna onklo mortas k testamentas al mi kvin milionojn da dolaroj k ĵurnalon. La stulto estas, ke mi ricevas nur la procenton el la mono, k eĉ tion nur se mi laboras en la redaktejo (Mi jam mortigos la advokaton, kiu verkis tiun fitestamenton!).

Mi estas pagata per mil dolaroj semajne kiel prezidanto k 45 kiel helpredaktoro. Mi devas ĉeesti la redaktejon almenaŭ tri horojn tage. (La malbenita advokato dungis spionon.) Sed oni ne povas devigi min vere labori. Se Sencerba ne volas fari ion, li simple ne faras ĝin. Iu studento faras mian laboron por tridek dolaroj semajne. Domaĝe, ke mi devas ĉeesti la redaktejon (Malpura fiadvokato!).

Mia tago komenciĝas je la dekdua. Tuj post vekiĝo mi trinkas ĉampanon por forigi la kap-dolorojn. Strange, mia kapo ĉiam doloras matene. Je la dekkvara mi deĵoras ĝis la deksepa. Se mia onklo vivus, li certe liberigus min el tiu karcero. Lia intenco estis, ke mi profitu pro laboro, sed anstataŭe mi malprofitas. La raportistoj estas profesiaj jetkubistoj k mi nur amatoro. En la bilard-ludado mi ankaŭ malvenkas k devas pagi la trinkaĵojn.

Mia enspezo preskaŭ ne sufiĉas (Mi nepre devas kvereli kun mia hispana dancistino pri tio). La ruĝhara aktorino detruis du el miaj aŭtomobiloj dum unu semajno. La blondhara karulino sendube neniam redonos mian sportaŭton. Kaj mia fianĉino ŝatas nur flavan veturilon. Ŝajnas, ke mi devus aĉeti du novajn por mia propra uzo. La sola solvo estas forvendi kelkcent rel-akciojn.

De la dekoka ĝis la dudeka mi estas tute libera. Mia lakeo vestas min en la korektaj vesper-vestaĵoj, dum mi telefonas. Oni devas decidi, kion fari aŭ vidi dum la vespero k kun kiu.

Estas ĝene esti tiel belaspekta. Ĉiu aktorino verŝajne amegas min. Dum la teatraĵo aŭ opero mi dormas. Tiel mi refreŝiĝas k samtempe ne bezonas rigardi k aŭdi la sensencaĵon. Post la prezentaĵo mi renkontas la plej belan aktorinon ĉe la sceneja elirejo k iras en restoracion. Manĝinte, ni vizitadas kafejon post kafejo ĝis tagiĝo. Ni trinkas (ha! ha! — ne kafon!), dancas, trinkas, amindumas k ree trinkas. Mia ŝoforo neniam perdas la vojon hejmen pro ebriiĝo. Li ne salajras sufiĉon por fari tion.

Je la dekdua mi vekiĝas tre soifa. Mi devos konsulti kuraciston por la ĉiamaj kap-doloroj. Sencerba Netaŭgul’.

N o t o : S-o Netaŭgul’ ne respondecas pri tiu ĉi artikolo. Lia sekretario Ben Odinov (13 268) skribis ĝin k subskribis la nomon de sia estro. Mi avertas vin, redaktoro, ne presigi ĝin, aliel mi procesos kontraŭ vi k via bolŝevika gazetaĉo. La advokato.

★

DISKUTEJO

Respondo al K-dino 5064

(Vidu en «S-ulo» n-o 287, p. 305)

  1. Kiam neriĉa homo deziras konstrui al si propran domon, havigi farmon, aŭtomobilon, bonan meblaron ktp. — li kompreneble unue interesiĝas pri tiu ĉi afero: klopodas, konsideras, ŝparas monon, ofte rezignas je amuzaĵoj, eĉ bonaj manĝaĵoj. Ĉu li estas malsata sklavo, kiu laboras «por faraonoj»? 2. Statistiko montras, ke tuta kvanto da vivrimedoj en Sovetio estas jam pli alta ol antaŭ la revolucio. Sed multaj el ni (k mi mem) nutras nin iomete pli malbone ol antaŭe. Kial do? Ĉar mia najbaro, malriĉa gardisto, k alia laboristo ricevas la saman kvanton da sukero, faruno (da pano k butero eĉ pli), kiel mi. Antaŭ la revolucio mi aĉetadis k uzis lian parton. La vivnivelo de l’ malmultaj malboniĝis, la vivnivelo de l’ multaj — pliboniĝis. Ĉu vi malaprobos tion? 3. Sed la ĝenerala vivnivelo — jes — ne estas ankoraŭ sufiĉa. Tamen ni scias, vidas per propraj okuloj, ke morgaŭ tiu ĉi nivelo altiĝos por ĉiuj k por ĉiam. Ĉu vi malkonsentus dum 2—3 jaroj ricevi malpli da butero, por ke poste ĉiuj vivu bone? 4. De malproksime oni povas diri, ke tio estas revo, utopio. Sed ni ĉiutage povas vidi, eĉ palpi novajn fabrikojn, kiuj kreskas ĉirkaŭ ni. Ni jam malatentas entreprenojn, kiuj kostas 5 ĝis 10 milionojn da dolaroj. Nur dum unu sola jaro ni elspezas 2000 milionojn da dolaroj. Ĉu tio estas «piramidoj»? Ĉu ili estas konstruataj nur «por gloro»? Ĉu ili donos nenian utilon, produktojn? Ni kredas, ke morgaŭ ĉi tiuj «piramidoj» treege altigos nian vivnivelon. Kaj pro tio ni prefere interesiĝas pri ili. 5199, Minsk.

— página 7 —

SENNACIULO — 353

Esperanto-Servo

N-o 31 — 4-a jaro — Gvidanto k kompilanto: O. BÄSSLER, Ebermayer-Str. 8, I, Leipzig C 1 (Germ.) — 1. Mai 1930

EL USONO

Provok-preparoj por la 1-a de majo

218 (Esp.-Servo.) La «America Legio», la granda armeo de la respubliko, la maljunaj soldatoj de la estinta hispana milito, la soldatoj de la lasta eŭropa milito, faŝistaj organoj interkontaktiĝis kun la urba magistrato k preparas militon kontraŭ la proletara klasbatalo. En interkonsento kun la polico ili intencas manifestacii la 1-an de majo sur sama placo, kie ĉiam estis la manifestacio de la laboristaro. La celo estas, malhelpi la internacian manifestacion de la laboristaro en Novjorko k ili volas provoki batalon. L. Nagy, Nov-Yorko.

Donacoj al mastroj, al proletoj …?

219 (Esp.-Servo.) En «New York Amerikan» oni skribis: pli ol mil homoj estis forpelitaj el ejo, kie oni disdonas senpagan supon … En samtaga gazeto «New York Times» mi legis: J. P. Morgan permesis surakvigi sian novan luksan motorboaton, kiu kostis 2 milionojn k 250 milojn da dolaroj. La registaro de Hoover dum sia unua jaro donacis al siaj mastroj malpliigon de impostoj je 165 milionoj da dolaroj. Kaj nun ĝi denove intencas fari donacon de 100 milionoj da dolaroj. Cent milionoj por la kapitalistoj, sed eĉ ne unu cendon por la malsata 7-miliona senlaborularo. Ĉiam pli altiĝas la nombro de malsatuloj, kiuj pro senpagaj supo k paneto staras en vicoj antaŭ la manĝejo de la «Sav-Armeo». Laŭ oficiala raporto oni disdonas tie potage 2 mil senpagajn «tagmanĝojn»?? Sed tre multaj devas foriri malsate, ĉar por ili jam restis nenio. La sama kapitalista asocio raportas, ke en sia ĉambrego dormas pli ol mil homoj, kvankam ĝi estas konstruita nur por 600 personoj. Centoj kuŝas sur la nura planko, amasigitaj kiel haringoj. La polica ĉefo Whalen intencas solvi ĉi problemon per bastono, gaso, maŝinpafilo. Sed la laboristoj jam scias, ke nek tio, eĉ ne «savarmeo» donas solvon … L. Nagy, Nov-Yorko.

Li «meritas» sian rekompencon

220 (Esp.-Servo.) Polic-oficiro en urbo Boston, Oliver B. Garrett, petis pensiigi lin, kiun peton oni volonte plenumis, ĉar li ĉiam servis bone siajn mastrojn: li ĉiam lasis forkuri banditojn, dungitajn de fabrikposedantoj kontraŭ strikantoj; alkoholvendistojn li ankaŭ ne ekvidis; sed dume la ruĝulojn, kiuj laŭ liaj mastroj renversas la ŝtaton, li volonte batadis. Ĉiurilate li estis tre fidela plenumanto de ordonoj k deziroj de siaj mastroj. Do oni volonte pensiigis lin. Kaj ĉio estus orda, se iu ne estus denuncinta lin, ke li en jaro 1923 havis en banko 178 $ (dolarojn) k 83 cendojn. Dum la sesjara servado li havis jaran salajron de 2100 $, li havis belegan loĝejon, aŭtomobilon aĉetis, bonege vivis, k nun fine li havas en bankoj 122 959 $! Kiamaniere li povis ŝpari tiun sumon? Ĉu el sia salajro? Tute ne! Li denuncis laboristojn, fabrikposedantoj, alkoholvendistoj subaĉetis lin per grandaj sumoj, li ordonis al siaj regitoj ataki strikantajn gelaboristojn por alta sumo ricevita de fabrikposedantoj. Dume la strikantoj, fabriklaboristoj, karbministoj ĉiam pli k pli malriĉiĝis, suferis, malsatadis, li tia batalis kontraŭ gelaboristoj. Do verdire li «meritas» sian pensiigon … L. Nagy, Nov-Yorko.

La kapitalista «justeco» parolas

221 (Esp.-Servo.) La klas-venĝo rapidege pelas la kapitalistajn juĝistojn al kondamno de la delegacio elektita de la 11 000-nombra manifestantaro de l’ 6. 3. 30. La ILD (Internacia Laborista Defendo) deponis 2500 $ po kapo de 4 delegitoj. Sed ili, elirante sur straton, tuj estis denove arestitaj k akuzataj «kun grava korpa vundigo». Ĉe la traktado alvenis Whalen k ĝoje konstatis la kleran atakon de juĝisto Flood kontraŭ la delegitoj de l’ senlaborularo. Por liberigo de K-doj Amter, Minor, Lester k Raymond la juĝisto postulis 40 000 $; sed K-don Foster oni ne volis liberigi por nenia sumo, ĉar laŭ akuzo li estis la ĉeforganizanto k kondukanto de la tuta manifestacio. Oni intencas kondamni la delegitojn je 5-jara karcero, nur pro tio, ke ili defendas la interesojn de la mizeraj senlaboruloj. L. Nagy, Nov-Yorko.

EL ESTONIO

«Liberigantoj» de Estonio malsatas…

222 (Esp.-Servo.) Estonaj burĝoj en la parlamento postulas, ke la ŝtato donu grandan pension al s-roj, kiuj estis almenaŭ divizi-estroj, ĉu ministroj, ĉu diplomatoj en la tempo de l’ respublika fondiĝo. Kontraŭ tio parolis la parlamentano, K-do H. Martinsen, montrante, ke ili jam sen tia leĝo ricevis grandan salajron. Ekz. 50-jara, tute sana generalo k parlamentano eĉ ricevas grandegan pension; sed la veraj «liberigantoj» de la respubliko — laboristoj, kiuj aktive partoprenis la 1905-jaran revolucion — nun mizeras en bestaj cirkonstancoj. Unu tre aktiva persono, J. Kingisepp, inteligenta helpanto de ĉiuj — eĉ de nuntempaj tre estimataj s-roj, nun malsatas en malriĉulejo. Alia K-do, A. Koch, iama kunlaboranto de multfoja prezidanto s-ro Teemant, nun loĝas en bovejo, kie neniu lin nek vizitas nek purigas. Li malsatas, sentas malvarmon k estas forgesata de ĉiuj!! 15 428, Pärnu.

EL GERMANIO

Ion pri k el la regna soldataro

223 (Esp.-Servo.) La tasko de la regna soldataro estas la defendo de la kapitalista ŝtato kontraŭ malamikoj eksterlandaj k enlandaj, la revolucia laboristaro, k kiam imperialistoj ordonas, ataki Sovetion. Ke oni atakos Sovetion, estas jam klare ekkonebla, ĉar oni translokigas kelkajn regimentojn en orientgermanajn urbojn, same la registaro planas konstrui multajn novajn stratojn en Orientgermanio. Por ke la soldataro estas fidinda, ili havas tre severan deĵoron, ili devas obei je ĉiu ordono de oficiro, ili devas grimpi sur ŝrankon k kanti la «sanktan» kanton: «de ĉielo alta mi devenas» aŭ kuŝiĝi sub tablon k kanti: «el granda mizero mi krias al vi». La oficiroj kun ĝojo turmentas la soldatojn, kio estas la kaŭzo ke dum 4 monatoj 21 soldatoj sinmortigis. Komence de aprilo komenciĝis proceso kontraŭ oficiro, kiu devigis la nenaĝpovantan soldaton Strelaŭ, salti en akvon de lago en kiu li dronis. La sama oficiro antaŭe preskaŭ dronigis alian nenaĝpovantan soldaton; sed tiu rifuzis la ordonon k pro tio estis punita je 14 tagoj da eksterordinara aresto. 10 596, Nieder-Salzbrunn.

EL NEDERLANDO

Krimoj de la kapitalistaro

224 (Esp.-Servo.) En la jarkunveno de l’ «Unuiĝo por te-kulturo en nederlanda Hindio» oni decidis, kurantjare limigi la rikolton tiom, ke ĝi malpliiĝas kompare kun la rikolto pasintjara je ses milionoj da kilogramoj. Ankaŭ en la franca kolonio Guadeloupe (Guvdalup) estroj de suker-plantejoj limigis la produktadon de sukero tiom, ke la nombro de senlaboruloj tre pligrandiĝis; malkontentuloj k policanoj interpuŝiĝis k sango fluis … Ariadno, Zeist.

EL ĈEĤOSLOVAKIO

Pro malzorgo de asekureco — kripliĝas laborista vivo

225 (Esp.-Servo.) En Silezio — regiono «Ostravsko-Karvinnsky Revir» (Ostrava-Karvinna minejaro) — svarmas ĉiutage en reto da kamentuboj amaso da laboristoj, kiuj por mizera salajro ŝvitas en karbminejoj por sia ĉiutaga panakiro. La salajroj k laborkondiĉoj de tiuj ĉi karbministoj estas plorinde malaltaj. Kiel oni asekuras ilian vivon, montras la statistiko de la mortintoj k vunditoj. Dum 1929 estis 3947 akcidentoj, el kiuj 55 estis mortigaj, kio signifas, ke po 799 personoj okazas 1 mortiĝo. Tiel oni zorgas pri laborista asekuro, dume kapitalistoj ekspluatas senindulge k tiras grandegajn profitojn el la mizera vivo de proletoj. Balicki, Stonava.

— página 8 —

354 — SENNACIULO

SENNACIULA SPORTA PAĜO

Kompilanto: Ad. Wendt, Leipzig O 27, Rudolph-Herrmann-Str. 7, ptr. r. (Germ.)

2. Olimpio Laborista 1931

La Socialista Sport-Internacio Laborista preparas sin por sia 2. Olimpio. La 1. Olimpio okazis dum 1925 en Frankfurt sur Majno k fariĝis senekzempla sukceso por la internacia solidaro de la laboristaj sportuloj.

En la landaj asocioj de la Socialista Sport-Internacio Laborista, en Vieno k Mürzzuschlag ĉiuj preparoj jam antaŭsignas, ke la 2. Olimpio Laborista dum julio 1931 en Vieno k la vintrosportaj Olimpio-konkuroj dum februaro 1931 en Mürzzuschlag (Aŭstrio) rilate al partopreno, organizado k interna valoro estos la plej imponaj laboristsportaj aranĝoj internaciaj.

La 2. Olimpio Laborista ne nur estas afero de la Socialista Sport-Internacio Laborista, sed ĝi estas volesprimo de la tuta internacia laborist-movado. La membroj de la Socialista Sport-Internacio Laborista ne estas nursportuloj, sed ili konsideras sin kiel parton de la tuta socialista laborist-movado k esprimos tion per la spirita enhavo de siaj grandaj aranĝoj en Vieno k Mürzzuschlag antaŭ la tuta mondo. La internaciaj socialistaj laborist-organizoj honoros la manifestaciojn de la socialistaj sportuloj per delegado de reprezentantoj.

Dum la Olimpiaj Ludoj de la burĝaj sportuloj nur ricevas signifon per la venkoj de speciale dresitaj «sportkanonoj» kun la kutimaj aperaĵoj, la aranĝoj de la Socialista Sport-Internacio Laborista staras en la signo de frata spirito k estas esprimo de la populara sportagado en la landaj asocioj de la SSIL. Per tio la Laborista Olimpio distingiĝas precipe de la burĝaj Olimpiaj Ludoj.

Ĉu nur en Germanio kaj Sovetio ekzistas laborista sporto? Sendu raportojn!

[BILDO p.8 | 25,28,83,57] Foto: longa procesio de infanoj en blankaj vestoj marŝas tra larĝa strato inter altaj malnovaj domoj, kun flagoj; amaso da rigardantoj ambaŭflanke.

La juna generacio almarŝas. Infanoj manifestantaj dum la infantago antaŭ la asoci-festo en Nürnberg.

2. Asoci-festo de Laborista Gimnast- kaj Sportasocio de Ĉeĥoslovakio, Aŭsig, 4.—6. julio 1930

La german-bohema Gimnast- k Sportasocio festos sian 2. asoci-feston dum julio ĉi-jare en Aŭsig. La festo montros la ideon de la amas-movado laborista en ĉiuj partoj de la festprogramo. La malfermo de la festo okazos vendredon la 4-an de julio per grandstile aranĝota manifestacio. Ĝi okazos en la stadiono k apudaj festlokoj, k ne kiel ĝis nun en ĉambregoj, kie nur povis ĉeesti malmultaj reprezentantoj. — La infana procesio tra la urbo, sabaton posttagmeze, estiĝu amas-manifestacio de nia plej juna idaro. Miloj da geknaboj formos marŝkolonon. La fajro- k torĉ-ludo, okazonta sabaton vespere, ankaŭ estos aranĝata por trafi amas-efikon. Miloj da partoprenontoj, dekmiloj da rigardontoj.

La dimanĉa festprocesio, kiu certe estos la apogeo de la festo, havos amasan partoprenon: elpaŝos ne nur gimnastuloj k gesportuloj, sed ankaŭ naturamikoj, infanamikoj, kantistoj, liberpensuloj k kiel eble plej multnombre la anoj de la socialdemokrata partio.

Amasaj liber-ekzercoj kompletigos la programon de la tago.

La feste lumigita dumnokta vaporŝipekskurso sur la rivero Elbe ne nur vidos milojn sur la ŝipoj, sed laŭlonge de la bordoj salutos entuziasme la amasoj laboristaj. Fajroj flagrados lumegante de sur la rokoj k kastelo.

Amase partoprenu la feston. Por ricevi detalojn pri ĝi, skribu esperantlingve al: Arbeiter-Turn- und Sportbund, Aussig a. Elbe, Bahnhofplatz 1, Ĉeĥoslovakio.

* * *

R i m a r k o d e l a t r a d u k i n t o : Ĉar ni intencas starigi sur la festejo esperanto-informejon, estus tre dezirinde, ke multaj esp-istoj lab. skribu al la citita adreso, petante propagand-materialon. Sed antaŭ ĉio partoprenu la feston mem, por subteni nian propagandon. Al partoprenantoj estas cedata 50 % da rabato sur la ĉeĥoslovakaj fervojoj. Fr. Tischer, Aŭsig.

Naturamikoj por esperanto

La distrikt-konferenco de la Turista Asocio «La Naturamikoj» distr. Turingio, Germanio, okazinta la 23. 3. 30 en Jena, akceptis la rezolucion de la landa sekcio hungara, kiu tekstas jene:

  1. Rekomendi al la venonta internacia kongreso de la Naturamikoj la lernadon de esperanto fare de siaj geanoj; 2. Malfermi kursojn en ĉiuj grupoj k sekcioj; 3. Uzi la peresperantajn servojn por la interligo kun eksterlandaj grupoj de la asocio; 4. Aperigo de regula esperanto-kolono en la oficiala organo «La Naturamiko».

Tiu ĉi rezolucio unuanime estis akceptata de la grupdelegitoj. Karaj naturamikaj esp-istoj! Laboru praktike en via naturamika grupo k aranĝu grupkorespondadon kun eksterlandaj turistaj k naturamikaj grupoj. Nur tiele ni konvinkos la redakcion de «La Naturamiko», ke esperanto kiel interkomprenigilo estas uzata praktike de tre multaj turistoj k naturamikoj. Tiam ankaŭ la redakcio aperigos regulan esperanto-kolonon en nia oficiala organo.

En nia distrikta gazeto «Je la vojo» (Am Wege) jam delonge aperas esper-

— página 9 —

SENNACIULO — 355

TRA ESPERANTIO

PENSEROJ PRI «LA LERNANTO»

Antaŭ mi kuŝas belega libro: 3 jarkolektoj de «La Lernanto» binditaj en unu bindaĵon. En la biblioteko de nia Laborista Esp. Klubo ĝi estas la plej multe postulata bindaĵo, ĉar tie la lingvo estas sufiĉe facila, la artikoloj mallongaj k interesaj, k la ŝercoj ridigaj. Mia amiko-poŝtisto parolas, ke li iam ricevinte la novan «LL»-on laŭtlegis tie troviĝintajn ŝercojn al siaj kolegoj; k nun, se mia amiko denove ricevas freŝan «LL»-on, la kolegoj eĉ postulas, ke li ridigu ilin per la ŝercoj troveblaj en la gazeteto. Sed se iu K-do demandas min pri abonkondiĉoj de «LL», mi iĝas tre malfeliĉa, ĉar — sen «S-ulo» neniu ĝin abonas, sed «S-ulo»n ne povas ĉiuj aboni. Por komencantoj «S-ulo» estas malfacile komprenebla, lingve por junuloj ĝis 15 jaroj ĝi estas enuiga k enhave malinteresa, por multaj ĝi estas tro kara. Vi sciu, ke estona laboristo devas labori 4 tagojn por ricevi monon por jarabono al «S-ulo»; krome vintre ni estas preskaŭ ĉiuj senlaboraj. Por tiuj, kiuj ne povas aboni «S-ulo»n devas taŭgi «LL». Sed — ho ve! Kio estas «LL»? Ĉu vi povas nomi ĝin «gazeto», «jurnalo» aŭ «revuo»? Ne — la unuopa numero aspektas kvazaŭ flugfolieto!

Ĉiu SAT-entreprenoj ĝis nun kreskis: la SAT-anaro superas verŝajne jam nombron de sep mil, «S-ulo» fariĝis 12-paĝa, en «La Nova Epoko» la materialo tiom amasiĝis, ke nun pedagogiaj demandoj estas traktataj en «Sennacieca Pedagogia Revuo». Ĉiuj kreskis, nur «La Lernanto» restis la sama flugfolieto (laŭ aspekto), kia estis ĝia unua numero. Ĉu ĝi restu eterne tia? Ne! ĝi fariĝu duobla, 8-paĝa, tiam la SAT-perantoj povos ĝin rekomendi k la K-doj, por kiuj pro multaj kaŭzoj ne taŭgas «S-ulo», povos aboni al «LL»!

Ĉu vi, Gek-doj, samopinias?

N. R. (15 428), Pärnu.

Redakcia rimarkigo. Sendube K-do 15 428 pravas atentigante pri la nesufiĉa amplekso de «La Lernanto». Efektive ni jam delonge planas fari ĝin 8-paĝa. Tiucele la Direkcio de SAT faris siatempe proponojn al la diversaj LEA-oj kun la intenco finance certigi eventualan duobligon de la gazeteto. Sed ĝis nun tiuj klopodoj ne sekvigis pozitivan rezulton.


anto-angulo k la redakcio fervore subtenas nian movadon. K-doj naturamikoj k turistoj petu provekzempleron de nia redaktoro, K-do Ernst Lamousé, Halle (Saale), Huttenstr. 14 II. Eksterlandanoj skribu esperantlingve!

SAT-ano 7046.


«MI DEZIRAS KORESPONDADI KĈL., PRI Ĉ. TEMOJ. RESP. GARANTIATA…» «KOLEKTIVAN KORESPONDADON DEZIRAS LA LABORISTOJ DE LA FABRIKO…» «SENDU SALUTLETEROJN OKAZE DE VARBVESPERO…»

Vi ne plu emas korespondadi, kvankam vi estas tre verkema SAT-ano. Certe ĝi ankaŭ estonte donus al vi la kontentigon internan, al kiu vi sopiras.

Miskompreno! Ne temas pri emo, sed pri povo!

Multnombre do aperas en «S-ulo» korespondanoncetoj, unuavice por ni asocianoj, garantio, por ankaŭ trovi korespondantojn por viaj interesoj, inklinoj. Aŭ ĉu la povo dependas de la financa flanko? Depost jaroj mi konas vin k scias, ke vi dum tiu ĉi tempo neniam estis senlabora. Krom tio…

Viaj rimarkoj ne estas celtrafaj, necesas klarigo. La financa flanko ne retenas min de korespondado, kvankam mi ne pompe estas salajrata, sed ĝuste la anoncetoj mem estas la detenitoj. Rigardante ilin, mia interno jam ribelas: «Ne malŝparu vian monon, plej ofte vi fiaskis!» Fakte mi jam elspezis multe da mono, kiu ne estas rekompencata per daŭra, interesa korespondado. Malaprobojn mi atendis, neniam ili alvenis. Do, signo, ke la nombro da nerespondantoj estas tro alta, ke ne estas racia peti leterinterŝanĝon. Loga ankaŭ estas la aldono «Resp. gar.», sed la spertoj montris klare, ke ankaŭ inter ili troviĝas plej grandparte nerespondantoj. Provoj kolektive kontakti kun eksterlando same fiaskis. Laste mi skribis la 25. 9. 1929 laŭ «S-ulo» n-ro. 260 al Laborista Grupo «Antaŭen ĉiam» en Tarassa (Hispanio), okaze de varbvespero, pri mia vojaĝo k impresoj en Svedio dum 1928. Certe konvena temo por varbadi. «Ĉiu letero kaj P. K. certe estos respondata» klarigas la anonco. Ne alvenis respondo! Mi ne sopiras al danko, sed estus ĝojige ekscii, ĉu sukcesa estis la varbado. Krom tio, K-do, mi petis informon pri profesia demando. La silentado estas tiom pli malĝoja por mi. Ĉu laŭ la citita ankoraŭ fidi al ia anonco, ankaŭ se ĝi estus tre promesa? Mi ne povas tion!

Ĉu la poŝto kulpas, ĉu ne jam tre gravaj dokumentoj perdiĝis?

Via opinio ne estas senmotiva, tamen mi ne povas kredi, ke tia leteraro de nur unu persono daŭre perdiĝas. Mi asertas, ke ĉe multaj la deziro korespondi nur estas momenta. Jam ĉe la ricevo de la unuaj poŝtaĵoj la emo, kvazaŭ pajlfajro, estingiĝis. La prisilentata alveno ne rajtigas nin facilanime kulpigi la poŝton.

Ĉu vi jam pripensis la solvon?

Ĉu ne unue pensi pri «S-ulo»? Veremaj kunlaborantoj tutmondaj al nia gazeto estas garantio ricevi informojn valorajn por la tuta SAT-anaro. Inter la artikolaro de nia semajna organo sendube estas por ĉiu io, kio allogas lian atendon, riĉigas lian scion. Rezulte ĉiu SAT-ano abonu k abonigu «S-ulo»n, tiam ĝi prosperos k pligrandiĝos. Jen estas mia deziro, k se ĝi sukcesis, ĝi estis mia kontentigo interna, al kiu mi nun sopiras.

«Ni varbu por SAT k ĝiaj organoj!»

Wotschke (745), Dresden.


Pri skribado de propraj nomoj en esperanto

En «S-ulo» n-o 280 aperis artikoleto pri tiu ĉi temo de K-do J. H. Lojnbak, k kvankam kompreneble unuopula opinio restas ĉiam ĝis certa grado subjektiva, mi deziras ĉi sube doni kelkajn konsiderojn pri tiu punkto.

Kiam en ia nacia lingvo oni skribas pri lokoj alilandaj de certa graveco, tiam oni ĝenerale havas sian propran nacilingvan nomformon. La franco diras «Londres», ne „London»; «Hambourg», ne «Hamburg»; «Cologne», ne «Köln». La anglo diras «Ratisbon» anstataŭ «Regensburg», «Vistula» anstataŭ «Weichsel», «Munich» anstataŭ «München», «Naples» anstataŭ «Napoli», k uzas la francajn formojn «Aix-la-Chapelle» k «Cologne» anstataŭ «Aachen» k «Köln». La germano diras «Mailand» anstataŭ «Milano», «Florenz» anstataŭ «Firenze», «Neapel» anstataŭ «Napoli», «Moskau» anstataŭ «Moskva» k «Warschau» anstataŭ «Warszawa», dum en ĉeĥa lingvo oni anstataŭigis la germanan nomon «Pressburg» per «Bratislava». Kaj kiam la okcidenteŭropaj popoloj skribas pri rusaj nomoj, ili devas eĉ transskribi ĉiujn, ne nur la gravajn, ĉar ekzemple germano — k same ankaŭ anglo, franco ktp. — ne komprenus eĉ unu literon, se li legus «Ленинград», «Москва», «Харков» k «Ташкент» anstataŭ «Leningrad», «Moskaŭ», «Charkow» k «Taschkent», ĉar la rusaj literoj estas por li nekonata volapukaĵo. Nun ni konsideru, ke esp-o estas destinita fariĝi pli k pli la dua lingvo por ĉiuj homoj. Ĉu por multaj esperantanoj la literoj «q», «w», «x» k «y», la francaj sonkombinoj «au», «eau», «eu» k «eille», la germanaj «ch», «eu» k «sch», la polaj «sz», «ó» [?] k «ł» [?] ktp. ne estas same fremdaj volapukaĵoj, kiel la rusaj literoj por nerusoj? Aŭ ĉu ĉiu esperantlernanto devus lerni la signifon k prononcmanieron (kiu cetere ofte en malsamaj vortoj de la sama lingvo varias) de dek aŭ dudek diversaj nacilingvoj? Kiel povas esperantano rusa, aŭ ja-

— página 10 —

356 — SENNACIULO

pana, aŭ hispana scii, kiel elparoli «Isle of Wight», «Leipzig», «Marseille»? Tiuj konsideroj jam klare montras, ke nia lingvo nepre havas rajton al propra nomenklaturo geografia, skribita kun nuresperantaj literoj laŭ klara prononceblo esperanta.

La tasko, krei tian nomenklaturon, al multaj eble ŝajnas pli malfacila ol ĝi efektive estas. La ĉefa postulo ja estas, ke nur unu formo estu ĉie sammaniere uzata k komprenata. Nur certajn ĝeneralajn gvidpunktojn oni bezonas sekvi por transskribi nacilingvajn nomojn. La ĉefa konsidero ŝajnas al mi esti, ke oni konservu laŭeble la nomon en tia formo, ke prononce ĝi laŭeble alproksimiĝu al la nacilingva formo. Ne ĉiuj nomoj bezonas nepre finiĝi per substantiva «o»; sed, por ke ofte necesaj adjektivaj formoj povu libere k senĝene formiĝi el la radika nomformo, estus evitinde, finigi geografian nomon per aliaj vokaloj, dum nenio malhelpus finiĝon per ia konsonanto. Do estus konsilinde ekzemple formi «Marsejo», «Helsinko», «Napolo» k «Rio-Ĵanejro», ĉe kiuj formoj oni simple anstataŭigus «o» en la fino per «a» por ekhavi adjektivon. Aliflanke oni povus tre bone diri «Santos», «Breslaŭ», «Liverpol» k «Vladivostok», ĉar, por formi adjektivon, oni bezonus nur aldoni la finaĵon «a». Kompreneble formoj jam kutime prenantaj la «o»-finaĵojn en esp-o povus daŭri tiaj, ekz. «Hamburgo», «Berlino», «Lajpcigo», «Leningrado». Tre konsilinde tamen estus, ke oni definitive enkonduku la skribitan akcenton sur la ĉefvokalo¹, se tiu ne formas la antaŭlastan silabon: ekz. «Régensburg», «Hámerfest» k «Jakúck»; ĉar tio multe helpus por fiksi internacian k tujan kompreneblon. Alimaniere povus okazi, ke unu parolas pri «Hamérfest», dua pri «Hamerfést», k ambaŭ ne estas komprenataj, precipe en rapida parolado.

Nia lingvo havas la rajton posedi normitan nomenklaturon geografian, k laŭ mia opinio estus tre bone, eĉ urĝe necese, ke la diversaj naciaj rondoj esp-istaj kunmetu geografian nomaron de la plej gravaj urboj, lokoj, riveroj, montoj k montaroj, provincoj k distriktoj, kanaloj ktp. en sia lando, k ke la diversaj proponoj estu kunigite metataj antaŭ la Esperantan Akademion por prijuĝo k definitiva aprobo; tiam oni devus fari malgrandan atlason de la tuta terglobo kun ĉiuj nomoj en la definitiva esperanta formo, tiel ke fine ni havu unuecan normon geografian, same kiel ĝin havas ĉiu lingvo nacia.

Oni jam ofte skribis en diversaj esperantaj gazetoj pri la fakto, ke post lernejaj kursoj de esp-o la lernintoj ofte ne spertas sufiĉan aplikadon de la lingvo, k ke pro tio estus necese, ke post la kursoj kelkaj temoj aŭ fakoj de la lerneja instruplano estu instruataj en esp-o, por tiel praktike apliki la lingvon, por ke la ĵus lernintoj ne ree forgesu ĝin. Unu el la plej taŭgaj temoj (pro sia neŭtraleco) por enesperanta instruado en lernejoj estus sendube la geografio. Sed tio povas efektiviĝi nur, se ni posedas unuecan nomenklaturon aprobitan, kies nomformoj instruatiĝu same en Sovetio kiel en Hispanujo, same en Germanlando kiel en Japanujo.

Ĉi tie mi parolis nur pri geografiaj nomoj. Esence la samaj vidpunktoj aplikiĝas al personaj nomoj de gravo internacia. Rilate al la nomoj de unuopaj esperantanoj aŭ K-doj mi konsilus, ke en ĉiu aparta artikolo aŭ letero oni skribu la unuan fojon la nacilingvan formon en krampoj post la esperanta transskribo — ekz. Lojnbak (Leunbach) — k poste nur la esperantan formon¹. Ŝajnas al mi cetere tute sufiĉe, se oni alproksimiĝas al la nacilingva prononco tiom, kiom nuresperantaj literoj permesas. La nomon «Dubreuil» mi simple transskribus «Dubrój»² aŭ simile.

Haro Petrido (SAT-ano 15 515).

Rimarko. Jam de longe ni planas efektivigi la tre aprobindan proponon de nia K-do. Se inter la legantoj estas personoj pretaj partopreni tiun laboron, ili bonvolu interrilati kun ni. — E. L.

¹ Terura, laŭ ni ne allasebla kompliko; estas dezirinde, ke oni evitu oblikve enkonduki naciaĵojn en esp-o. Alia solvo estas trovebla. — E. L.

¹ Tion ni faras. — Red.

² Sed tio devigus enkonduki novajn literojn en nia alfabeto: nova kompliko.


[REKLAMO p.10] Proleta korpokulturo ★

Sub tiu ĉi titolo aperis la aprila n-o de «LNE» kiel speciala sport-kajero.

Unika ĝi estas pro siaj enhavo k aspekto. Neniam pli frue «LNE» kunigis en unu kajero tiom da nomoj havantaj tiom da reputacio. Jen kunlaboris la du prezidantoj de la Socialista Sport-Internacio Laborista, K-doj d-o Julio Deutsch-Vieno, k C. Gellert-Leipzig. Krome verkis speciale por tiu ĉi kajero: D-o Steineman-Berno, Wildung-Berlin, Bühren-Leipzig, Drees-Bremen, Riedel-Leipzig k K-dino Hilda Sucker-Leipzig. Ankaŭ tri esperantlingve verkitaj artikoloj troviĝas en ĝi. Ili estas de niaj SAT-anoj: Devlieger-Fleron-Lieĝo, Kostiainen-Helsinki k Adel-Rolo. — Riĉe ilustrita, la kajero prezentas al ni bonan propagandilon en sportulaj rondoj k modele pruvas la taŭgon de esp-o por la bezonoj de la internacia sportmovado laborista. Ĉiu SAT-ano nepre havigu al si ĉi tiun kajeron.

Mendu ĝin senprokraste ĉe la Administrejo de SAT, Leipzig O 27, Colmstr. 1.


Suplemento al la adresaro en Jarlibro

(Tiu ĉi nomaro ne estas por korespondemuloj)

(Dua parto. 7-a daŭrigo. Vidu n-on 284/90)

Aalen (Virtembergo, Germanio)

16000 Betzler Friedrich, Schulstr. 19, maŝinseruristo.

Abbotsford (Viktoria, Aŭstralio)

16189 Perkins N., 156 Charles St., tajloro.

Alger (Alĝerio)

16077 *Raff Denise, 10 rue Cavelier de la Salle.

Altstetten Zch. (Svisio)

16269 Lüth Roberto, Badener Str. 157, metallaboristo.

Amnéville (Francio)

16237 Ebener Michel, Alt-Amnéville.

Amsterdam (Nederlando)

16273 *van Loen Lea C., Ruyschstr. 14, Oost, oficistino.

16068 Mulder J. A., Brinkstr. 72/1, Oost, stukisto.

16193 *Paverd J. v. d.

16194 Polak E.

15976 Preker J., Smaragdstr. 5/3, Z.

15994 Spierenburg W., Alb. Cuijpstr. 167/3.

15972 Swaab Michel, Karnstr. 12, Oost, vitropentristo.

Andijan (Sovetio)

6921 Kojanov Leontio, Sovetskaja 8, poŝtisto.

Arlöv (Svedio)

16222 Nilsson A. K., Vaggonfabriken.

Artemovsk (Sovetio)

16007 Jaremenko M., Okrzemotdjel, arbaristo.

Augsburg (Germanio)

16283 Jentsch Fritz, Schisslerstr. 22, vitrolaboristo.

16284 Winkler Gerhard, Lindenstr. 24, vitrolaboristo.

Azov na Donu (Sovetio)

16008 Statejkin I. A., Leningradskaja 74, oficisto.

Baracaldo (Vizcaya, Hispanio)

16264 Ozaita Epifanio, str. Matadero, tajloro.

Barcelona (Hispanio)

16123 Carbó Farreras I., str. Calle Regas, num. 5, piso 1, lingvisto.

Barnaul (Sovetio)

16221 Izergin Gennadio, 1-a Altajskaja 118, kalkulisto.

16067 Tatarov, Mamontova 19, instruisto.

Beaucaire (Gard, Francio)

16336 Guedes Yves, rue de la République 27.

Bedzin (Polio)

16126 *Cwajgenbaum J., Modrzejowska 53, tajlorino.

16231 Herszlikoviez [?] Gustav, Zawale 26, tajloro.

16230 Szpigler Hirsz, Malachowskiego 52, bakisto.

Benterode b. Kassel (Germanio)

16127 Schäfer Karl, Nr. 32, ŝufaristo.

Berlin (Germanio)

16330 Brettschneider W., Bahnhofstr. 2, Tegel, formisto.

15967 Lange Alfred, Voltastr. 34, N 31, metalisto.

15968 Lehmann F., Lychnerstr. 124/25, N 58, laboristo.

15969 Schatt M., Clausthaler Str. 2, Pankow, ledlabor.

15970 *Weber Martha, Bellermannstr. 14, N 14.

Berndorf IV (Aŭstrio)

16066 Butter Hans, Veitsau 152.

Bielefeld (Germanio)

16326 Böhm Walter, Gehrenberg 39, veldisto.

16327 Günsher [?] Karl, Friedrichstr. 42, hejtmuntisto.

16328 Nölle Gerhard, Walkenweg 24, ladisto.

Blérancourt (Aisne, Francio)

16293 Coadou F., instruisto.

Bolechow (Polio)

16167 Bilinski Izydor, Matopolska.

Bollebygd (Svedio)

16125 Andersson Bertil, Sågen.

Boras (Svedio)

15995 Håkanson Bror, Gust. Adolfsgt. 56, tipografisto.

Bourges (Cher, Francio)

11051 Bourdeau Guy, rue Barbès 73, seruristo.

16019 Desmouliere R., rue Ed. Vaillant, kaldronisto.

9195 Dorat Charles, rue Charlet 36, kontisto.

16018 Montigny Edm., rue de Mazières, metaltornisto.

16020 Paumier [?] Louis, Bd. Anger 14, mekanikisto.

Braunschweig (Germanio)

16060 Pohl Gustav, Mandelnstr. 8/2, pentristo.

16061 Retat Wilhelm, Weststr. 59, A., kontoristo.

Bruxelles (Belgio)

16279 Marshall R., Chaussee de St. Job. 302, Uccle.

16280 Matoûe [?] Ach., rue Guillaume Stocq 54, Ixelles.

Chaux de Fonds (Svisio)

16332 *Meyer Edith, Moulins 5, kudristino.

Chemnitz-Rottluff 18 (Germanio)

12991 Geisler Erhard, Siedlung Busch 9.

Coburg, N. 13 (Victoria, Aŭstralio)

16186 *Hintze A., Deen St. 7, edzino.

16190 Shanahan C., Ross St. 28.

16188 Spencer A., Munro St. 48, botisto.

Dabrowa Gornicza (Polio)

16095 Durnai Jan, Narutowicza 36, laboristo.

16094 Gruszka Dawid, Wiejska 16, ŝuisto.

16092 Krauz Leono, Sobieskiego 11, lignaĵisto.

16093 Trebacz Alojzy, Dabrowskiego 26, inspektisto.

Danzig (Lib. Urbo)

16100 Rohde Hans, Emans 9, Schidlitz.

16099 *Rseppe [?], Halbe Alle, Opitzstr. 9.

Derby (Britio)

16082 Basford Samuelo R., Radford St. 13.

16083 Slater Phillis, Warren St. 65, Alvaston.

Dnepropetrovsk (Sovetio)

12479 Kaplan Grigorio, Komsomolskaja 17, kv. 2.

Dorišĉi [?] (Sovetio)

16087 Usov N., St. Zaozerje Okt. j. dor., instruisto.

Dresden (Germanio)

16272 Riedel Fritz, Ammonstr. 72, ptr., A. 1, pentristo.

16195 Spieth R., Berggiesshübler Str. 19, A. 21, mekan.

Dubniki (Sovetio)

16211 Strunnikov Nikolao L., kamparano.

Dubovka (Stalingr. gub., Sovetio)

16201 Kulapin T.

Düsseldorf (Germanio)

15432 Simon Hans, Ahnfeldstr. 3, tramisto.

(Daŭrigota)

— página 11 —

SENNACIULO — 357

POR LA ESPERANTISTA TRAKTORO

Laŭ la iniciativo de div. societoj oni jam ofte aranĝis en div. landoj monkolektadon por traktoroj donacotaj al sovetiaj farmkolektivoj. Antaŭ nelonge usona societo «Amikoj de Sovetio» per monkolekto tutlanda donacis 16 traktorojn al sovetiaj farmkolektivoj. Ankaŭ parto de la usona lab. esp-istaro malavare kontribuis sian parton por tiuj traktoroj. Ĝis nun la lab. esp-istoj ne aparte de naciaj societoj, sed kun la gvidado de naciaj societoj neesp-istaj partoprenis en k kontribuis por tiaj solidar-movadoj internaciaj. Tia stato ŝajnigas, ke la naciaj societoj praktikas la internacian solidaron gvidante, k dume ni konsiderantaj nin la pioniroj de reala sennaciismo subtenas finance k morale la entreprenojn de nacie k lande limigitaj societoj, k ke la lab. esp-istaro ne povas entrepreni por-solidaran movadon, kolektadon internacian ekster la kadro de naciaj k neesp-istaj societoj. La nuna stato devus k povus esti tute inversa. La lab. esp-istaro devas aranĝi siajn solidar-entreprenojn, kolektojn tute aparte de naciaj, neesp-istaj societoj.

La SAT-anaro ne devas rekoni laŭlandajn limigojn en siaj entreprenoj. La herooj de l’ fantazia «Esp-ista Traktoro»¹ jam reale ekzistas en kelkaj landoj. K-doj «Koppel»-oj en multaj landoj fervorege kolektadas monerojn por sukcesigi la solidarentreprenon de la lab. esp-istaro. Jen kelkaj rezultoj: La Novjorka SAT-anaro kolektis ĝis nun 70 dol. SAT-ano en Kubo kolektis ĉ. 6 dol. inter neesp-istoj. Kolektoj daŭras nun en div. urboj de Usono k aliaj landoj. Ni ricevis donaceton eĉ el Nikaragvo.

Ni esperas, ke en tre proksima tempo la «Esp-ista Traktoro» ne plu estos fantazio, ke ĝi ekplugos la teron de iu sovetia farmkolektivo.

La subskribantoj gratulas K-don Ivnickij pro lia artikolo. Novjorkaj Ge-SAT-anoj: 29, 15 117, 14 984, 14 652, 12 762, 13 835, 10 252, 14 653, 15 145, 14 920, 15 136, 13 286, 13 268, 15 116, 14 387, 11 330, 14 649, 14 388, 15 625, 15 626, 15 627, 15 935, 16 016, 12 865, k 5 novaj SAT-anoj ne ankoraŭ havantaj SAT-matrikulon.

¹ Vidu n-on 275.


NESUFIĈA AFRANKO

Ofte nia administranto k. a. plendas pri ricevo de nesufiĉe afrankitaj leteroj. Kompreneble niaj K-doj sendintoj ne deziras, ke la ricevontoj pagu punafrankon, nur temas pri eraro, forgeso. Kontraŭ tiu malbono certe nur ekzistas unu rimedo, kiu jam de kelka tempo estas praktikata en Danio. Mi donos ekzemplon: la 11. 2. mi forsendis leteron al K-do K., Nijni-Novgorod, kiun mi afrankis per 25-oera poŝtmarko; sed la 13. 2. mi ricevis de la poŝtoficejo jenan sciigon: «Sur via letero de la 11. 2. al K., Nijni-Novgorod, pezo 24 gramoj, mankis 15-oera afranko. Ni supozas, ke vi ne deziras, ke la ricevonto pagu punafrankon k tial petas vin meti 15-oeran markon sur tiun poŝtaĵon k ĝin reliveri al la poŝtoficejo.»

La letero ne estas malfruigita, ĉar la poŝto tuj surgluas la mankantan afrankon. Certe tiu sistemo ankaŭ estas enkondukinda en aliaj lokoj. Samtempe mi volas atentigi pri alia afranko — tre malagrabla. Mi pensas pri la t. n. «migrantaj kartoj», aperintaj dum la lastaj jaroj. Certe iu burĝa sport-esp-isto inventis ilin. Ĝis nun mi ĉiam plusendis ilin; sed kiun plezuron mi havas per tio? Neniam mi ricevis rekompencon, kvankam tio ĉiam estis promesata en presita teksto sur la kartoj. Mi opinias, ke oni havas nenian moralan devon plusendi tiajn kartojn, k estonte mi rifuzos ilin ricevi. Mi kredas, ke estus praktike, se en la antaŭparolo al la SAT-adresaro ankaŭ estus avertata kontraŭ uzo de niaj adresoj por migrantaj kartoj.

H. Nilsen (11 082).

SOVETIANOJ, PROTESTU!

Antaŭ nelonge okazis en Dortmund-Eving porvirina kunveno de l’ kom. partio, en kiu paroladis virino restinta kelkajn semajnojn en Sovetio. En la sekvanta diskuto iu virino ankaŭ demandis pri la tiea esp. movado. La respondo estis: «En Sovetio esp-o ne ludas rolon, ĝi estas lingvo por amatoroj, sed neniu serioze lernas ĝin, en Sovetio la partio ordonis lerni la germanan lingvon, ĉar tio estas bezonata pro la en Germanio baldaŭ okazonta revolucio; sen socio de germ. lingvo ne estas eble interrilati kun germanoj. Povas esti, ke esp-o iam estos uzata pli ol nun, sed antaŭe la rusoj lernas germ. lingvon.»

Dum la tuta tiea restado (en Krimeo k Moskvo) ŝi ne vidis nek aŭdis ion pri esp-o, kvankam ŝi vizitis ruĝarmeon, ŝipojn, ŝipkonstruejon, fabrikojn, klubojn, infanhejmojn ktp. Tiaj raportoj malhelpas nin sukcesi. Ĉu ne virinoj precipe mankas en niaj vicoj, estontaj patrinoj, kiuj edukos infanojn, havos eblon alparoli ilin esp-e k tiel realigi nian deziron? Gek-doj, montru, ke en Sovetio; vi lernas k aplikas esp-on. Sendu protestojn multnombrajn al la grupestro de l’ loka kompartio, K-do W. Dudins, Lüdinghauser Str. 51, Dortmund-Eving, Germanio.

H. F. (13 563).


TRA LA MOVADO

(Kroniko)

FRANCIO. Elzaso. 6-an de aprilo okazis en naturamika rifuĝejo Haselbaĥ regiona konferenco de naturamikoj, en kiu la redaktanto de l’ naturamika bulteno rekomendis esp. lernadon por okazontaj internaciaj renkontiĝoj (paskon en Münstervalo, pentekoston en norda Vogesmontaro, 13. 7. sur Hartmansvajlerkopf, militbuĉejo, k 14. 7. en Frecourupt). K-doj 7998 k 126 preparas fondon de naturam. grupoj en Grenoble k St. Etienne. (4671.) — GERMANIO. Ŝverin. Ĉi tie okazis 22. 3. adiaŭa vespero por la distriktinstruinto eksterlanda, K-do Flower, kun muzikaj k parolaj prezentadoj; paroladis K-do Michling el Hamburg akcentante la progresojn de l’ lab. esp. movado en la Meklenburga distrikto dum lasta duonjaro. La distriktestraro konstatis en sia kunveno de 23. 3. kreskon je 102 novaj membroj, fondon de 6 novaj lokaj grupoj dum 6 monatoj. Okazis 19 kursoj kun 286 partopr. en 8 urboj. Dum somero okazos lingvoperfektigaj aranĝoj, en aŭtuno rekomenciĝos grandskala varbagado. — SVISIO. Je 5. k 6. aprilo la lab. esp. grupo en Ĝenevo aranĝis ekspozicion kun arte pentritaj afiŝoj, broŝuroj, korespondaĵoj ktp. Krome flugfolioj estis disdonataj. (14 303.)

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Theodor Storm, Du Majstronoveloj (La Blankĉevala Rajdanto k Violo trikolora), tradukitaj el la germana lingvo de Heino Heitmüller. Eld. Heroldo de Esperanto, Köln, Germ. Formato: 13½×19½ cm. Pĝ. 158. Prezo nemontrita.

Kun plezuro mi tralegis tiun bone eldonitan libron. La tradukinto montriĝas bona stilisto. La lingvo fluas agrable. Ne plaĉis al mi nur provaj vortoj kiel ekz. ĉesidi, sunumi.

Belga Antologio. Flandra parto. Kompilita k kun literatura resumo de H. Vermuyten. Eldonita okaze de la 20-a Univers. Esp. Kongreso. Eld.: Belga Esp. Instituto, 11, Kl. Hondstr., Antverpeno. 1928. Pĝ. 285+V. Form. 15×23 cm. Prezo: nemontrita.

Belga Antologio. Franca parto. Kompilita k kun literatura resumo de M. Jaumotte. Eldonita okaze de la 20-a Univ. Esp. Kongreso. Eld.: Belga Esp. Instituton 11, Kl. Hondstr., Antverpeno. 1928. Pĝ. 285+V. Form. 15×23 cm. Prezo nemontrita.

MEMORNOTO

Represis el «S-ulo»:

De Vrije Socialist, Zandvoort, 5. 4. (pri ateista lit. en esp-o, kun priesp-a enkonduko de K-do Bout); Vårvind (Printempa specialn-o eld. de senlab.

— página 12 —

358 — SENNACIULO

unuiĝo en Trelleborg), Tago el vivo de rusa popoljuĝisto.

Priesper. artik. k notojn enhavis:

Münchener Post, 3. 3., 5. 3., 7. 3., 10. 3., 31. 3.; Neue Zeitung, München-Nürnberg, 13. 3. (el «S-ulo»); Daily Worker, London, 11. 4., 12. 4. (ankaŭ peresp. mat.); Signalen, Stokholm, 10. 4.; Travail, Lyon, 12. 4.; L’Effort, Lyon, 5. 4.; El Socialista, Madrid, 15. 4. (pri la aktiveco de l’ tiea grupo kun grupfoto).

Peresper. materialon enpresis:

Neue Zeitung, München/Nürnberg, 7. 3., 8. 3., 26. 3., 27. 3., 31. 3.

NIA POŜTO

14 361. — «Konkeri» estas la ĝusta formo, kiu troviĝos en la Plena Vortaro.

15 515. — Ni transsendos vian artikolon al «LNE».

2877. — Via artikolo aperos baldaŭ. Red.

15 877. — En via let. de 10. 4. mankis tiuj 50 lev.

Lubelski. — Vi ja tute ne abonis «LNE». Se en «S-ulo» estas presita ĉi noto, tio ne signifas, ke vi ricevos ĝin senkoste. Adm.

KORESPONDADO

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0.80 mk. g., ĉiu plia linio 0.50 mk. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

AŬSTRIO

K-do Karl Humer, Kematen Nr. 2, b. Wels, kun sovetianoj, L, PK, pri politiko k vivkondiĉoj. Al ĉ. resp.

BELGIO

— Italo, politike persekutata petas helpon por enmigri Sovetion. Adr.: Pietro Congiu, rue des Chièvres 838, Hensies (Hainaut).

BRITIO

K-do F. L. Martin, «Belvoir», Stanley Ave., Gt. Sankey, Warrington, Lancs., sendos gazetojn, esp-aĵojn, PI ktp. kontraŭ sovetiaj PM.

BULGARIO

K-do Hr. N. Djambazski (20 j. mezinstrua), vil. Radotina, Orhanie, kun K-dinoj el ĉl., krom USSR, L, PI.

ESTONIO

K-dino A. Lilienthal, V-Kuke 25, Pärnu, kĉl, precipe kun Kanado pri ĉ. temoj.

GERMANIO

K-dino Hedwig Göldenitz, Kasernenstr. 16, Rostock (sportulino), kĉl. Gek-doj, L, PI.

K-do Jakob Müller, Barbara Str. 3, Rheinhausen N. RH., kĉl, nur per PI.

K-doj E. Frost, Försterstr. 10, kaj H. Wünsch, Köhlerstr. 79, Sörnewitz b. Meissen, kĉl pri tekniko, ekonomio k socia asekuro.

K-do Walter Siemsen, Elbgaustr. 11, Altona-Eidelstedt, kun aliaj esp. komencantoj ĉl., pri facilaj temoj, L, PK, PI.

K-do M. Nikola, Schäfferstr. 7, Bautzen i. Sa., kĉl, pri ĉ. temoj, L, PI, bfl, PM. Resp. garantiata.

Poŝtkart-vesperon ni aranĝos la 28. majo. Skribu multnombre! Ĉiu ricevos PI de nia urbo. Adr.: Arbeiter Esp. Grupo (Joh. Köhler), Neugraben 5, Bautzen i. Sa.

K-do Willy Fritz, T. 5, 12, Mannheim, pri sporto kun Gek-doj en Francio k Usono.

HISPANIO

K-do Juan Legórburu del C., Gignás, 10-4°-2a, Barcelona, interŝ. PM el ĉl.

— Lernantoj el esp. kurso koresp. kĉl, pri ĉ. temoj. Turnu vin al: «Circulo Socialista», Hernani, 15, Madrid.

K-do L. Puignau, str. Pi y Margall 40, Palafrugell, kĉl, PI, PM. Resp. gar.

HUNGARIO

— Dekdu laboristoj diversprofesiaj koresp. kĉl. Gek-doj, por ekzerci la lingvon. Adr.: Miĥaelo Srverle [?], Oroshára [?], Stöllö 209. — Resp. garantiata.

NEDERLANDO

K-do G. van Dijk, Tuinstr. 59, Wormerveer, interŝ. PM kun Sovetio. Povas doni PM el ĉl., valoro kontraŭ valoro aŭ po peco.

SOVETIO

— 20 gejunuloj (pioniroj k junkomunistoj) koresp. kĉl, por perfektigi sin en esp. Adr.: A. Birjulin, st. Podsolneĉnaja, Okt. jel. dor.

— Kun alilandaj lignaĵistoj, precipe kun junuloj koresp. L, PI, Paŭlo Ĉerepanov, Keret, Karelio, 1/u. N-o 42.

— La gelernantaro de la 7-a lernejo en Kremenĉug (Ukrainio), strato de Gogol koresp. kun lernantoj el ĉl., pri ĉ. temoj.

— Barnaŭla agrarteknikumo koresp. kĉl, L, PK, gaz., jurn., precipe kun kamparanoj, agrarlernejoj, agrikulturistoj, priagrarsistemoj, kamparana k junulara vivo. Adr.: Barnaŭl, «Selĥozteĥnikum» Esperanto-rondeto.

— Grupo de gestudentoj de supera Pedagogia Instituto (fakultato de eksterlandaj lingvoj) koresp. germanlingve pri soci-politikaj, studaj k. a. temoj. Resp. garantiata. Adr.: Pedagogia Instituto je la nomo de Gercen, Mojkostr. 48, INO, al docento O. N. Nikonova, Leningrad.

— Du junaj K-doj dez. koresp. L, PI, PK, pri ĉ. t. kĉl. Adr.: K-do V. Piterskij, Taganskaja 58, kv. 37, Moskvo 4.

K-dino Anna Zolotova, Ukromnij tupik 4, kv. 5, Moskvo, 4, dez. koresp. pri ĉ. t. kĉl. Nepre resp.

K-do Petro Gankoviĉ, (22 j. studento, junkomunisto) Pokrovka 31, ĉ. 45, Moskvo, dez. koresp. kĉl L, PI kun komencantoj.

K-do Nikolao Rezvij, (studento, 20 j.) Razdelnaja 7, kv. 1, Moskvo, 15, dez. koresp. kĉl PI, L, kun komencantoj.

K-do Aleksandro Pankov, teknikisto-konstruisto, dez. koresp. kun inĝenieroj pri progreso de tekniko kaj div. polit. temoj. Adr.: Znamenska 7, kv. 1, Ĥarkov.

K-dino Lola Dmitrieva, Konna 3, kv. 3, Ĥarkov, dez. koresp. kĉl junularo pri ĉ. t.

K-dino Vera Buneviĉ, Verĥnaja Krasnoselskaja 26, kv. 2, Moskvo, dez. koresp. kĉl pri ĉ. t. kaj interŝ. PI, jurnalojn, gaz.

K-dino Mar. Ĥrjapina, Vokzalnaja 12, st. Tjaĵin, Aĉinsk. okr. dez. koresp. L, PK, kĉl.

K-do Igor Popov, (19 j.) ul. Lenina 5, kv. 113, Sverdlovsk dez. koresp. L, PI, kĉl kaj per literaturo. Resp. garantiata.

K-do Viktor Ŝkaran, ul. K. Libkneĥta 5, Verĥnedneprovsk dez. interŝ. PM, krom Germanio.

— Viglan koresp-adon garantias 150 gestudentoj pri ĉ. temoj, kĉl. Adr.: Ukrainio, Kremenĉug, Pedagogia Teknikumo.

— Scienca Kabineto de Geologio k Mineralogio interŝ. sperton k ekspozaĵojn. Adr.: Ukrainio, Kremenĉug, Pedagogia Teknikumo.

— Scienca Kabineto de Terkulturo k Kamparana Mastrumado interŝ. sperton k ekspozaĵojn kĉl. Adr.: Ukrainio, Kremenĉug, Pedagogia Teknikumo.

— 20 instruistoj koresp. kĉl, L, PK. Resp. gar. Adr.: Ukrainio, Kremenĉug, Domo de Klerigado, BRO.

SVEDIO

K-do Gustav Schrewelius, Paarp, kĉl esperantistoj.

K-do Helge Carlsson (21 j.), kontoristo, Carlberg, Kvarngärderg. 24, Eskilstuna, kĉl, pri ĉ. temoj.

ENHAVO:

paĝo
Unua de Majo 347—48
Ĉirkaŭ la Unua de Majo 348
La printemp-aŭtuno 348
Printempo 348
La politika revuo de l’ Unua de Majo 1930 349
Kio estas W. I. R.? 349
La nuntempa situacio de l’ nacia hinda movado 350—51
El la historio de l’ Socialismo 351—52
Por nia distro 352
Diskutejo 352
Esperanto-Servo 353
Sennaciula Sporta Paĝo 354
Tra Esperantio 355—58
Korespondado 358

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

N.º 292, 8 de mayo de 1930

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

6-a Jaro. N-o 292 — APERAS SEMAJNE — Leipzig, 8./5. 1930

[BILDO p.1 | 32,5,43,13] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Kolmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

Pri la solvo de l’ juda problemo en Sovetio

En la iama rusa imperio loĝis pli ol kvin milionoj da judoj. Ili vivis tie jam de kelkaj jarcentoj; tamen la judaro estis senrajta k persekutita. La judoj rajtis loĝi nur en la t. n. Geto, t. e. en la Okcidenta Ukrainio k Polio. Eĉ en la grandaj ukrainaj urboj, ekzemple en Kievo, ili ankaŭ malrajtis loĝi, k se iu kuraĝis veturi tien, oni kaptis lin kiel hundon sur la strato aŭ eĉ en la loĝejo, k la polico forkondukis lin al lia naskiĝloko, kvazaŭ ŝteliston.

Multe da larmoj elploris la malfeliĉuloj, kiuj bezonis pro diversaj aferoj aŭ okazoj alveni en lokojn, kie loĝado por judoj estis malpermesita. Ekster la Geto rajtis nur vivi la unuarangaj grandkomercistoj k fabrikantoj. Sed ankaŭ en la juda Geto ili rajtis loĝadi nur en urbetoj k estis severe malpermesite loĝi en vilaĝoj k okupi sin pri agrikulturo. Antaŭ 50 jaroj multaj judoj loĝis en ukrainaj vilaĝoj, okupis sin pri agrikulturo k plejparte estis butikistoj, ĉar preskaŭ la tuta komerco estis tiam en judaj manoj. Komencinte de l’ oka jardeko de l’ pasinta jarcento ĝis la komenco de l’ 20-a jarcento, la cara reĝimo k la bienularo, ektimigitaj pro la disvolviĝinta revolucia movado en Rusio, intencis pereigi la movadon per kreo de nacia malamo kontraŭ la judoj. Kaj tiam komenciĝis terura procedo de forpelado al la judoj el ĉiuj vilaĝoj.

Inter la forpelitoj estis tiuj, kies prapragepatroj loĝadis jam tie, k ili estis devigitaj forlasi sian tutan havaĵon k sian hejmon en limtempo de 3 tagoj k rifuĝi en malgrandajn urbetojn, kie ili povis nur mortmalsatadi. (Tamen ili rajtis morti pro la «patrolando»).

En la lastaj jaroj antaŭ la Revolucio preskaŭ la tuta juda loĝantaro vivis nur en ukrainaj k polaj urbetoj. La ekonomia stato estis terura. La plejmulto vivis en mizero k konstanta malsato.

La plej grava socia grupo inter la judoj okupis sin pri etkomerco, poste sekvis hejmmetiistoj, dunglaboristoj, kiuj laboris por sia mizera vivo pli ol 16 horojn tage. Malgranda elcento da grandkomercistoj k fabrikposedantoj estis; en Suda Ukrainio vivaĉis kelkaj judaj terkulturaj kolonioj.

Nun, post la Oktobra Revolucio, la cirkonstancoj radikale ŝanĝiĝis. La judoj ricevis egalrajtecon politikan, ekonomian k kulturan. La soveta reĝimo aktive helpas nuligi la heredaĵon transprenitan de l’ cara reĝimo: la kontraŭsemitismon, ekonomian k kulturan malprogresemon. En la nuna Sovetio loĝas ĉ. 3 milionoj da judoj, kiuj ĝi transkondukas al nova produktiva vivmaniero. Ili ricevis la eblon ŝanĝi siajn malnovajn neproduktivajn profesiojn. Formortis la privata komerco k al la iamaj etkomercistoj oni donas eblon eliri el la malvasta, malpura k sufokema juda urbeto al la kamparo, al terkulturo, al grandegaj industriaj urboj k amase enverŝiĝi en manufakturoj k fabrikoj.

Amasoj da junuloj forlasas la urbeton k partoprenas en la konstruado de la grandaj industriaj gigantoj, elektrostacioj k novkonstruataj urbegoj. Multaj fariĝis oficistoj, gvidantoj de l’ industria k ekonomia vivo en la lando.

Jen estas oficiala statistiko pri la ekonomiaj grupoj inter la judoj, antaŭ la Revolucio k nun:

Nuntempe Dum cara reĝimo
Laboristoj 19,4% 15%
Oficistoj 28,0% 10%
Vilaĝanoj 8,6% 2%
Hejmmetiistoj 20,8% 23%
Komercistoj 23,2% 50%

Sed ankaŭ ĉi tiu statistiko jam ne estas valida, ĉar en la lastaj du jaroj la nombro de laboristoj pligrandiĝis je 50% k la nombro de komercistoj malpligrandiĝis je pli ol 60—75%.

Kultura stato

Antaŭ la Revolucio la senrajta judaro, kiel multaj aliaj naciecoj de l’ rusa imperio (Malliberejo de popoloj), havis nek lernejojn nek aliajn kulturajn instituciojn en la gepatra nacia lingvo. La judoj vivis en relative kompaktaj amasoj k tre malbone aŭ tute ne scipovis la rusan lingvon. Tamen nacilingvaj lernejoj estis malpermesitaj ne nur por la judoj, sed eĉ por la ukrainoj, kiuj estas tiel multnombraj k okupas tian grandan teritorion, kiel la poloj. Ankaŭ en la ŝtataj rusaj lernejoj k diversaj lern-institucioj oni ne akceptis ĉiujn judajn infanojn, kiuj deziris lerni. Oni nur allasis 10% da judaj lernantoj por la tutaj 90% el rusaj infanoj, k ankaŭ nur tiam, kiam restis liberaj lokoj.

Kompreneble tiel la laboristaj judoj k etkomercistoj ne povis lernigi siajn infanojn en la ŝtataj lernejoj, k nur la riĉuloj havis eblon instruigi siajn idojn, ĉar ili subaĉetis la oficistaron, k la cara Rusio estis ja klasika lando de koruptado. Tamen eĉ por la riĉuloj estis maleble studadi en diversaj teknikaj altlernejoj, k ĉiu, kiu volis fariĝi inĝeniero, milita oficiro k. a., devis kristaniĝi, k multaj studentoj konvertiĝis por atingi la diplomon. Preskaŭ la tuta judaro estis devigata fordoni siajn infanojn (precipe knabojn, ĉar knabinoj lernis nur hejme k la plejmulto estis analfabeta) en «ĥederoj»n, t. e. judaj religiaj lernejoj, kie instruadis malklera, religiema «melamed»,

— página 2 —

360 — SENNACIULO

instruistaĉo, kiu tre ofte eĉ ne povis skribi.

En tiuj «ĥederoj» oni nur lernis preĝi en la malnov-hebrea lingvo, kiu estas nekomprenebla por 95% da judoj, k tial la infanoj ripetadis papage sensencajn preĝojn en fremda nekonata lingvo.

La infanoj komencis viziti «ĥederon» tre junaĝe, komence de la kvina vivjaro, k per tio suferegis ambaŭ: la instruistaĉo k la malfeliĉaj infanoj. Post 7—8 jaroj da lernado (t. e. ĝis la 13-a jaro, kiam la knaboj fariĝis religie memstaraj k egalrajtaj antaŭ dio), oni sciis nur preĝi, iom da bibliaj tekstoj en hebrea lingvo, legi paron da komentatoroj (ĉu komentistoj? Red.) k iafoje malmulte el la talmudo. La plej religiemaj fordonis siajn kapablajn pli aĝajn knabojn al supera religia lernejo «Jeŝivo», kie oni pretiĝis por fariĝi rabenoj k buĉistoj. La plej multaj 13-jaraĝaj knaboj estis edzigataj kun knabinetoj ankoraŭ pli junaj k fariĝis «memstaraj viroj». Kompreneble tiaj edziĝoj okazis sen la volo de l’ edzigitoj. Nur la gepatroj decidis pri la afero, k la geedziĝintoj eĉ ne konis unu la alian, k nur sur la kuna kuŝejo ekkonis sin.

La junaj edzigitoj, finintaj la religian lernejon, povis nek ion labori nek laborakiri, k malgraŭ sia longtempa studado ili nenion sciis pri la vivo ĉirkaŭanta ilin nek la lando, kie ili loĝis, nek la popolo, inter kiu ili vivis k ties lingvo, eĉ ne sciis, en kiu landparto ili loĝas k kiaj ŝtatoj limiĝas kun ilia gepatra lando.

Ili post la edziĝo transiris al sia bopatro k la lasta nutris ilin dum kelkaj jaroj. Tamen tre ofte eĉ la bopatro ne laboris por panakiri, k nur lia edzino staris en butiko k la filino helpis al ŝi, k la juna viro kun la bopatro sidadis en preĝdomo k studis talmudon. Tial tre ofte okazis, ke ĝis la 25-a jaro edzigito havis 5—8 infanojn, k eĉ ne povis panakiri por si mem.

* * *

Malgraŭ tio, ke la tuta juda popolo, ne nur en Sovetio, sed en la tuta mondo, posedas plejparte la judan lingvon, kiel gepatran lingvon, ĝis antaŭ nelonge preskaŭ ne ekzistis judlingva literaturo. Antaŭ relative nelonga tempo, eĉ ĉiuj naciemaj kleraj judoj malŝatis sian gepatran lingvon, ili nomis ĝin ĵargono, «lingvo de servistino» k malgraŭ tio ke ili mem eĉ hejme paroladis judlingve, ili hontis verki judlingve, kunlabori ĵurnalojn k gazetojn. Inter la tiama intelektularo estis du tendencoj: unu opiniis, ke por ricevi egalrajtecon k fariĝi homoj kulturaj, sufiĉas akcepti la lingvon de la lando, kie la judoj loĝas, tiam la rusa popolo (legu: bienularo) ĉesos malami la judojn k ĉi tio ankaŭ plibonigos la ekonomian staton.

La dua tendenco predikis, ke oni devus malakcepti la lokajn lingvojn, sed inverse, la judoj de ĉiu lando devus reveni al sia malnova gepatra, al la hebrea lingvo, ke ĉiuj judoj de la mondo devus ekposedi ĝin k krei sian kulturon, kiel unu granda nacio kun propra kulturriĉa lingvo ne prunteprenita de aliaj popoloj. La lasta tendenco prosperadis, k la juda intelektularo komencis uzi kiel literaturan lingvon preskaŭ nur la hebrean lingvon. Baldaŭ aperis hebrea literaturo k gazetaro.

Tamen la hebrea lingvo ne disvastiĝis inter la vastaj popolaj amasoj. Ĝi restis nur akiraĵo de elektitoj, k eĉ multaj hebreaj verkistoj komencis dubi pri la utilo de sia literatura laboro, ĉar la popolo ne komprenis k legis ilian verkaron. Mendele Mojĥer Sforim (Ŝ. J. Abramoviĉ) estis la unua, kiu ĵetis la honton k komencis verki en la «lingvo de servistino». Li estis la fondinto de la moderna juda literaturo k samtempe la plej ŝatata k glorinda klasikulo. Lia lingvo, stilo k enhavo estas ŝatataj eĉ de la plej junaj sovetiaj verkistoj.

La kultura stato de la judoj en Sovetio nun estas tiel malproksima k malsimila al la supre menciita, kiel la ĉielo de l’ tero. La «ĥederoj», kie oni difektis la sanon k intelekton de kelkdek infanoj en unu malgranda ĉambro, estas malpermesitaj en Sovetio k plu ne ekzistas. La egalrajtaj judoj ricevis la eblon disvolvi sian kulturon, lernejreton, mezlernejojn, altlernejojn k. a. en la juda lingvo k ĉiuj ĉi institucioj estas tute subtenataj per ŝtata buĝeto.

En ĉiu urbo, urbeto k juda vilaĝo estas modernaj popollernejoj, ĉiujare oni ricevas arojn da junaj geinstruistoj ĵus finintaj la pedagogiajn teknikumojn. Ekzistas multaj teknikaj k kemiaj mezlernejoj en la juda lingvo.

Ekzistas k disvolviĝas juda gazetaro kun kelkaj ĉiutagaj ĵurnaloj k pluraj gazetoj. Aperis multnombra generacio de junaj prolettendencaj verkistoj. Ekzistas eĉ tuta juda nacia distrikto, kie la administrado okazas judlingve, k multaj urbetoj k vilaĝoj, kiuj administriĝas jude. Neniu plu hontas pro sia lingvo, ĝi jam fariĝis lingvo de scienco. Tamen nur la internacia lingvo esperanto povas kunligi k proksimigi la diversajn popolojn de la tuta mondo.

N. Janovski (6762).

Por- kaj kontraŭ-militaj agadoj en Estonio

1. En la lernejo

En diversaj n-oj de «S-ulo» laste oni diskutis pri la problemo de l’ militservo. Mi ankoraŭ estas juna abituriento k ne sentas min preta enmiksiĝi en tia diskuto, sed deziras elstarigi kelkajn faktojn pri por- k kontraŭmilita agado en Estonio. Unue mi parolu pri militinstruado en estonaj lernejoj.

Ne ĉiulandaj lernejoj konas milit-instruadon. Ekzemple somere mian loĝurbon vizitintaj instruistoj tre miris pri tio, ke oni ankoraŭ instruas ĉe ni en lernejoj tiajn kruelaĵojn. Antaŭ 3 jaroj la milit-instruado eniris la estonajn gimnaziojn. Nun oni jam intencas plivastigi ĝin ankaŭ en universitaton k elementajn lernejojn. Komence tiu instruado tre plaĉis al plimulto el la gimnazianoj, ĉar ĝi anstataŭis ĉiusemajne alian lecionon. Kompreneble al nepensema lernanto pli plaĉas marŝi kun pafilo ekster la lernejo ol studi enuigan matematikon. En sekvanta jaro la militinstruado jam staris en lecion-plano, kiel ĉiuj ordinaraj lecionoj. Nun ĝi plu ne tiom plaĉis al la lernantaro, ĉar la nombro de lecionoj pligrandiĝis. Pleje kolerigas la gimnazianaron la konstato, ke ili devas somere, kiam aliaj lernantoj jam libertempas, milit-ekzerci sin; dum du helaj somer-semajnoj ili devas ĉiutage tramarŝi ĝis 20 kilometrojn, porti pezajn pafilaĉojn k krom tio en montetaro kuradi, saltadi k ŝviti laŭ fajfilo de oficiroj k suboficiroj.

Mi mem ne tro plendas pro malfaciloj, ĉar mi estas 18-jara k tiaj agadoj nur refreŝigas min k ankaŭ aliajn samaĝulojn, sed estu menciite, ke ĉe ni la gimnazi-instruado komenciĝas de 7. lernjaro k daŭras 5 jarojn. Sekve jam knabetoj ekde sia 13. vivjaro devas partopreni la milit-ekzercadon. Por ili, kiel montras la faktoj, tia agado estas efektiva turmento. Ne malofte la malfortetaj buboj falas teren svene, k ne senmotive ili kontraŭdiras al milit-instruistoj, ne dezirante portadi pezegan pafilon.

Mi devas ankaŭ konstati, ke la plejmulto el nialanda gimnazianaro laboras dum somera lernej-ripozo en fabrikoj. Ĉar la milit-instruado mallongigas la somerferiojn, la gimnaziano el laborista familio perdas ankaŭ sian labortempon. Ne povinte dum somero akiri per sia korpa laboro sufiĉe da mono, li aŭtune ne plu povas daŭrigi la lernadon.

Krom efektiva milit-instruado oni kompreneble eluzas la milit-instruajn lecionojn por disvastigi ŝovinismon, semadi malamon kontraŭ maldekstruloj k profundigi burĝ-nacian pensmanieron. Ĉiam el koridoroj aŭdebla bruado de feraj pafil-seruroj faras psikologie ankaŭ sian laboron: ĝi malgajigas la junulan spiriton k malakrigas la pensadon.

Sed oni ja plimallongigas la militservadon de gimnazianoj? vi demandas.

— página 3 —

SENNACIULO — 361

Jes, oni mallongigos, sed ekz. mi tute ne povas ĝui tiun «donacon». Mi komencis militlernadon en lernejo ekde ĝia enkonduko, t. e. antaŭ 3 jaroj. Sed se oni deziras ricevi mallongigon de militservo, oni devas militekzerci 5 jarojn en lernejo, k se la ekzamenkomisiono trovas, ke li plenumis kontentige la postulojn, la gimnaziano ricevas nur 2 monatojn da tempmallongigo el 12-monata militservado.

Estus interese, ekscii, kiel statas la deviga milit-instruado en alilandaj lernejoj. Ĉu oni ankaŭ vin, alilandaj gimnazianoj, turmentas tiele?

En venonta n-o mi koncize priskribos la militedukadon de estonaj junuloj ekster lernejo. En elementaj lernejoj ne ekzistas tiu instruado milita, tie la burĝoj aplikas aliajn metodojn por veneni per milita pensmaniero ankaŭ la pli junajn infanojn.

(Daŭrigota.)

15 428, Pärnu.

La nuntempa situacio de l’ nacia hinda movado

(Fino. Vidu n-ojn 290/91)

Fine en dec. 1928 la raporto Nehru faris la sekvantajn proponojn, kiuj estas akceptitaj per la konvencio de ĉiuj partioj:

  1. Apartigo de Sind de la provinco de Bombe (Bombay), k enkonduko de reformoj ĉe la limo, kio permesos al la mahometanoj esti la plimulto en kvar hindaj provincoj el dek.

  2. Nuligo de l’ elektantgrupoj apartigitaj k forigo de ĉiu prisidloka garantio en la provincoj de Punĝab k Bengalio, kie la mahometanoj havas la plimulton.

  3. Kontraŭe, en la provincoj, kie la mahometanoj estas malpli-multaj k en la nacia Kunveno, la raporto Nehru konsentas, ke iuj sidlokoj estu rezervataj al mahometanoj; sed ĉi tiu rezervo devos esti rigore proporcia al la nombro de ilia loĝantaro (do ¼ nur da sidlokoj ĉe la nacia Kunveno k ne 30%); krome, la garantio estas konsentita nur por transira periodo de dek jaroj, k ĝi devas aplikiĝi ankaŭ al la hinduismanaj malplimultoj en Baluĉistano k Sind.

[BILDO p.3 | 29,31,65,68] Karikaturo: vizaĝo kun la surskribo «PANDIT MOTILAL NEHRU»; super lia kapo granda kalva kapo kun la surskribo «GANDHI», kaj maldekstre hindaj diaĵoj kun multaj brakoj, armiloj kaj trident-similaj simboloj; dekstre fabrikoj, domoj kaj ponto.

Tiu ĉi raporto estas akceptita de la granda plimulto el la hinduismanoj k grava frakcio el mahometanoj; granda nombro inter ĉi lastaj tamen, speciale la fratoj Ali, daŭrigas postuli la garantion de 30% por la nacia Kunveno k de 60% por Bengalio k Punĝab; aliflanke la Maha Sabha (unu el la hinduanaj socimovadoj — Trad.) protestis kontraŭ la garantio de 25% ĉe la nacia Kunveno k la apartigo de Sind.

Sed la plej grava divido de l’ nacimovado devenas nekontraŭdireble de la klasdiferencoj, kiuj klare elmontriĝis depost 1922 k kiuj de tiam daŭre pligraviĝis. La nacimovado entenas fakte du tre diferencajn tendencojn.

La bienposedantoj, la industriĉefoj k la plimulto el la politikaj gvidantoj vidas en la Svaraj ekskluzive politikan reformon; konvinkitaj, ke la tagon, en kiu Anglio konsentos al Hindio ĝian aŭtonomion, la plej grandaj malfaciloj estos solvitaj, ili ne donas sufiĉan gravon al la ekonomiaj k sociaj problemoj; dezirantaj konservi siajn privilegiojn, ili malmulte zorgas pri la kuraĝigo al sindikata aŭ kooperativa movado; tute male ili konsideras kun malfido ĉiun intervenon de l’ amasoj en la batalo, antaŭvidante sociajn reefikojn, kiuj certe rezultas el tio. Kiaj ajn estu la vortaj deklaroj de iliaj gvidantoj, oni povas esti certa, ke ĉi tiu klaso de la granda k meza burĝaro ne komencos kontraŭ Anglion definitivan batalon k retiriĝos necese sur la kampon de l’ konstitucia opozicio; tial ĝi deklaras sin kontraŭ la sendependeco, kiu povas esti akirata nur per la batalo, k kontentiĝas pri la Home Rule, kiu povas esti ricevata per sciencoplenaj dozoj de ribel-minacoj k de lertaj politikaj traktadoj; al tiu ĉi tendenco ligiĝas la liberaluloj, la sendependuloj, la membroj de l’ naciista partio, k sufiĉa nombro de svaraj-gvidantoj de l’ malnova generacio. Ilia vidpunkto triumfis ĉe la redaktado de l’ raporto Nehru.

Flanke de ili troviĝas la tendenco, nomata ekstremista, de l’ junul-organizoj k de kelkaj laborist-grupiĝoj, kiuj komencas aŭdigi siajn voĉojn. (Ĉe la Kongreso de Kalkuto, la 2. januaro 1919 [?], amaso de 25 mil laboristoj invadis la kunven-tendon por aŭdigi siajn depostulojn; necesiĝis la interveno persona de Gandhi por ilin decidigi retiriĝi k lasi la Kongreson daŭrigi siajn konsiliĝojn). Por ili la Svaraj signifas transformadon ne nur politikan, sed socian; ilia socia idealo estas cetere sufiĉe malpreciza; se kelkiuj ne estas sen simpatio por la komunismo, la plimulto povus pli vere esti difinata kiel idealistaj (k utopistaj) socialistoj laŭ la formulo de 1848: ili intencas plibonigi la sorton de l’ laboristoj, organizi ilin k precipe emancipi la kamparanojn forigante samtempe la trioblan ekspluatadon, kies viktimoj ili estas flanke de la ŝtato, de l’ uzuristo k de l’ bienposedanto. Pro tio, ili simpatias al la ekstrema idealo de l’ kompleta sendependeco, kiu ne povas esti realigata sen la interveno de l’ laboristaj k kamparanaj amasoj, k ili estas decide adeptoj de la ne-kunlaborado, kvankam ĉiuj ne kunligas kun tio necese la ne-perforton. En ĉi tiu grupo oni trovas kelkajn disĉiplojn de Gandhi, laboristojn k la tutan junular-movadon gvidatan de Jahavarlal Nehru.

Ĉe la lasta nacia Kongreso, kiu okazis en Lahor en la lastaj tagoj de 1929, tiu ĉi lasta tendenco laŭŝajne supervenkis; la opozicioj inter konkuraj religioj sin montris same potencaj kiel dum la pasinto, sed, ĉar Anglio ne respondis al la ultimato de l’ lasta Kongreso antaŭirinta, hinduismanoj, mahometanoj k sikoj¹ akceptis egale kun tre granda plimulto la rezolucion de Gandhi proklamanta la sendependecon de Hindio; la membroj de l’ Kongreso ricevis la ordonon eksiĝi el ĉiuj parlamentoj, k la plenum-komitato de l’ Kongreso ricevis plenrajtojn por prepari agadon de ne-kunlaborado, kiu devos kulmini je oportuna tempo en movado de civitana malobeo k rifuzo je impostpagado.

¹ Forta hinduismana sekto, fondita en 16. jarcento. — Trad.

NE SENDU TRO LONGAJN ARTIKOLOJN! VERKU KONCIZE!

— página 4 —

362 — SENNACIULO

Se ni provas nun indiki la verŝajnan evoluadon de Hindio en la venontaj jaroj, ni limigos nin je du observoj:

  1. Malgraŭ la deklaroj de l’ Kongreso de Lahor ŝajnas vere, ke Anglio hodiaŭ ankoraŭ povas sukcesi trankviligi la nuntempan agitadon sen agnosko de l’ kompleta sendependeco de Hindio. La Kongreso ne reprezentas tutan Hindion, k la deklaro pri sendependeco mem ne estas la verko de l’ tuta Kongreso de Lahor, sed nur de l’ ekstremista frakcio k de l’ disĉiploj de Gandhi; ankoraŭ ŝajnas, ke ĉi tiu lasta, ne precizigante en sia rezolucio la momenton, kiam komenciĝus la definitiva batalo k la movado de civitana malobeo, volis rezervi la eblon por novaj traktadoj k lasi malfermita la pordon por realproksimiĝo. Cetere, kia ajn estu la grandega influo de l’ persono de Gandhi, ne ŝajnas, ke nuntempe Hindio estas preta komenci la batalon k riski ĝeneralan movadon de ne-kunlaborado. La Kongreso sub sia nuna formo (k la proponoj pri reorganizado de Gandhi estas malakceptitaj en Lahor) estas tro ĥaosa, dividita inter malamikaj frakcioj, por povi entrepreni tian batalon: la antagonismoj inter hinduismanoj, mahometanoj k sikoj estas tute ne forigitaj; la problemo pri la princoj estas apenaŭ starigita; la laborista movado ne estas preta konformigi sin en ĉiuj punktoj al la direktivoj de l’ Kongreso; la liberalaj partioj, la sendependuloj, la membroj de l’ naciista partio k granda nombro de svaraj-anoj hezitas jam eksiĝi el la leĝdonaj parlamentoj, kiuj, sub sia nuntempa formo, tamen estas plene kondamnitaj per la farita sperto. Fine oni devas konsideri novan konsekvencon, tre gravan, el la reformoj de 1919; en la provincoj konsistiĝis klaso el etkapitalistoj, bienposedantoj aŭ ĉefoj de mezindustrio, kiuj havas nenian anglan kulturon k nur parolas sian lokan idiomon; ili ne aperas aŭ ne prenas la parolon ĉe la nacia Kongreso (kie la diskutoj okazas en angla aŭ hinda lingvo), sed ili ludas unu el la plej gravaj roloj en la provincaj kunvenoj k estas iafoje la veraj gvidantoj de l’ publika opinio en sia regiono; ili ne havas ĝenerale la kulturon k la konojn de l’ Kongres-gvidantoj k de l’ svaraj-partio, k iliaj unuaj provoj en la loka administrado estis iafoje sufiĉe malfeliĉaj, sed ili formas la embrion de hinda regiona etburĝaro, kiu, estante ardege patriota, reprezentas moderan k konserveman elementon; tiuj ĉi lokaj gvidantoj ligiĝos kredeble kun la liberaluloj, la sendependuloj k la plimulto el la membroj de l’ naciista partio, por eviti disiĝon k envojiĝi kun Anglio pacajn traktadojn. Malgraŭ la sindeteno de l’ svaraj-anoj, rifuzantaj partopreni al la Konferenco, kiun aranĝos venonte la vicreĝo por diskuti la estontan staton de Hindio, reprezentiĝos do sufiĉa elcento de l’ hinda opinio por ke ĝiaj decidoj havu realajn valoron k efikon.

A. Filip (Philip). El la franclingva revuo Eŭropo (Europe), 15. 3. 1930, tradukita.

[REKLAMO p.4] Studentoj, vi devas scii, ke en la nova dumonata 32-paĝa ilustrita Sennacieca Pedagogia Revuo aperas konstanta k riĉenhava fako «Ni studentoj». Se vi ne jam abonis, do faru tion tuj, des pli ke la abonprezo estas ridinde malalta: nur duono de tiu al «La Nova Epoko». Abonpagon sendu al Adm. de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27. Sovetianoj abonu senpere ĉe CK SEU, Moskvo.

Mortis Vladimir Majakovskij

En Moskvo, la 14-an de aprilo de l’ nuna jaro, sin mortigis grandega poeto de l’ revolucio Vladimir Majakovskij.

[BILDO p.4 | 66,14,84,31] Portreto de Vladimir Majakovskij kun cigaredo en la buŝo.

Subite foriris la plej brila reprezentanto de l’ tielnomata «maldekstra» arto. En siaj bruligaj, vivplenaj versaĵoj, li kantis pri revolucio, pri estonto, — li vokis batali kontraŭ la malnova ordo.

Proletoj, vicordiĝu al lasta batalo! Sklavoj malfleksu dorsojn k genuojn! Armeo de l’ Proletaro stariĝu harmonia. Vivu la Revolucio ĝoja k baldaŭa.

Vladimir Majakovskij naskiĝis en la jaro 1894, en familio de arbargardisto. De la jaro 1908 li jam komencis verki. Kune kun Ĥlebnikov k Burluk (famaj rusaj futuristoj) Majakovskij eldonas la unuan manifeston de l’ futuristaro.

Post komenco de l’ tutmonda milito, li forveturas Finnlandon, kie li verkas la poemojn: «La nubo en pantalono», «Milito k Paco», «Homo». Profunde malamante la caran reĝimon, Vladimir Majakovskij renkontis la rusan revolucion kun venkaj kantoj. Lia talento disvolviĝas nekutime forte.

La kulioj de la imperiestro

Kulioj estis nomataj la maristoj de la germana militŝiparo, ili nomis sin mem tiele. Tia kulio, Theo Pliovier, skribis romanon¹, laŭ la dummilitaj okazintaĵoj travivitaj de li k de liaj kamaradoj. Ĝi fariĝis nun atesto pri la vera animostato de la germanaj militmaristoj.

Pliovier estas la Remark (Remarque) de la marfronto. Kiel Remark montras la abomenindon de la tranĉea fronto, tiel ankaŭ Pliovier montras la veran vizaĝon de la milito sur la maro. La verko de Pliovier havas ofte «Potemkinajn» trajtojn. La bildoj de liaj skizoj ŝanĝiĝas kiel la bildoj de la filmo Potemkin. Ne unu sola persono travivas k rakontas la okazintaĵojn. La amaso de la maristoj en siaj diversaj agadoj estas la heroo de tiu ĉi tre interesa verko. Se tiu ĉi romano estus montrata kiel filmo, ĝi vere estus dua Potemkin-filmo. Ĉu ne estas ridindaĵo, ke mallonge post la apero de la fama filmo «Potemkin» ankaŭ de iu germana reakcia filmfabriko estis farata produktaĵo, kiu volis montri al la mondo, kiom pli bonaj k justaj estis la kondiĉoj de la germanaj militmaristoj? Pliovier per sia verko senmaskigas la hipokritulojn.

La vivkondiĉoj, la disciplino libervola de la maristoj, la bonanima oficiraro, la saĝa gvidado de la ŝipestraro, tiel montrata en la reakcia filmo, evidentiĝas kiel mensogo. La kulioj malŝate, malameme parolas pri siaj oficiroj, pri la militaj agoj. Per sia simpla intelekto la kulio ekkonas, kiom stulta estas ĉio, kion li devas fari por la ŝirmo de l’ Patrio. Li vidas, ke li nur estas kulio, ilo, por ke la aroguloj bone k fiere vivu. Ĉiuj batalagoj ordonitaj estas nur vantaĵoj por doni al la estroj reputacion. La oficiroj diboĉe vivas, la kulioj suferas k mortas en sensukcesaj bataloj.

Grandioze estas priskribitaj la diversaj bataloj, inter ili ankaŭ la marbatalego ĉe Skagerak, k la ribeloj de la kulioj, komenciĝintaj jam en 1917, fine triumfintaj en 1918. Al du ribelgvidintaj maristoj, kiuj pro tio estis mortpafataj, estas dediĉita tiu ĉi revolucia libro.

Kelkajn fragmentojn el la verko mi provas traduki.

«— — — Posttagmeze enveturis la kirasŝiparo. Unue «Moltke» k «Derflinger», la «Sejdlic» (Seydlitz) postsekvis vundpafita. Per ĉiuj maŝinfortoj, sed malrapide ĝi veturas. La

¹ Pliovier: Des Kaisers Kulis. Malik-Eldonejo, Berlin.

— página 5 —

SENNACIULO 363

Dum tempo de l’ civilmilito k malsato li fordonas sin tute al la revolucio. Li verkas vigligaĵojn, li pentras agitajn afiŝojn.

Ĉiam mokinte la filistrojn, homaĉojn, ĉiam vokinte al nova, sunplena vivo, li mem fariĝis viktimo de individuismo. Lin kaptis eta ama okazo k forprenis de ni. Ni mallaŭdas tiun foriron de revolucia posteno, sed malgraŭ tio, la kantoj de Majakovskij estos ĉiam en la koro de ĉiu sovetiano, de ĉiu proleto de l’ tuta mondo.

Eŭgeno Blinov (15 940), Moskvo.

Postkongresa ekskurso

Sendube multaj Gek-doj, kiuj ĉeestos la Kongreson en Londono dum la venonta aŭgusto, deziros viziti ankaŭ aliajn partojn de Britio post la kongreso mem. La Mez-angla Federacio de BLEA invitas tiujn, kiuj deziros viziti Mez-Anglion, skribi al K-do O. Groves, 43, Goodale Street, Derby, Anglio. Tial, en tiu ĉi mallonga artikolo ni deziras meti antaŭ la legantojn almenaŭ kelkajn aspektojn pri nia regiono. Ŝefild (Sheffield, ĉ. 520 000 loĝantoj) troviĝas proksimume 250 km. norde de Londono: oni nomas ĝin malpura bildo en bela kadro: k certe, se la bildo estas malpura, tiuj, kiuj vizitus la ĉirkaŭojn, ne dubus pri la belo de la kadro. Ni diras senhezite, ke ĝi ĉarmos la korojn de ekz. niaj germanaj K-doj vaguloj k naturamikoj. La distrikto inter Ŝefild, Dabi (Derby) k Menĉ’str (Manchester) nomiĝas la «Svisio de Britio». En ĉi tiu areo estas larĝaj erikejoj, nudaj, malglataj montetoj k valoj, misterigitaj per treniĝantaj nebuletoj. Tie oni vidas allogajn, ne-laŭmodajn dometojn k vilaĝojn, facile k malkare atingeblajn per aŭtobuso. Ni nur menciu malmultajn — Metlok (Matlock), apud Dabi kie estas mineralakvejoj k ŝtoniĝintaj fontoj, Kaslt’n (Castleton), 25 km. de Ŝefild; tie troviĝas elĉerpitaj plumbminejoj, kiujn oni povas eniri (kompreneble kontraŭ pago!), k la sola loko en la mondo, kie estas elĉerpita la fama Blu-Ĝonŝtono (Blu Ĝon = Blua Johano). Ĉi tie ankaŭ estas la senfunda kavo, kiun oni lumigas per raketoj, por ke la vizitanto vidu, se eble, la alton de la kavo.

Monsel Del (Monsal Dale), eble unu el la plej belaj pejzaĝoj de Britio, k Bekstn (Buxton) ankaŭ estas vizitindaj.

La urbo de Dabi estas ĉ. 50 km. pli proksima al Londono k estas la ĉefsidejo de unu el la grandaj fervojkompanioj, tial la fabrikado k riparado de fervojaj maŝinoj, iloj ktp. estas la ĉefa industrio. En la urbo troviĝas vigla esperantistaro k SAT-rondeto.

Notingem (Nottingham), 25 km. pli proksima, troviĝas sur la rivero Trent, kie oni povas remi en boato k ankaŭ viziti la kastelon sur la granda roko. Ĉirkaŭ 50 km. okcidente de Ŝefild troviĝas Menĉ’str (Manchester), la ĉefurbo de la katunindustrio. Ĝiaj loĝantoj diras, ke ilia hodiaŭa penso estas la morgaŭa penso de l’ Londonanoj. Sed ja estas vere, ke en Menĉ’str estas multo, kio interesos la vizitantojn. Ankaŭ ĉi tie estas SAT-rondo, kies anoj ne malofte anoncas en «S-ulo» pri SAT-agado.

Ni kredas, ke multaj el la provincaj Gek-doj ĉeestos la Kongreson. Tial la alilandaj geamikoj prenu la oportunon paroli kun ili k, se eble, viziti la ekster-londonajn, sed ne malgravajn urbojn. Estas certe, ke ili ne malŝparos tempon k monelspezojn. Gek-doj kiuj povas oferi senpagan loĝejon dum la postkongresa ekskurso, skribu al K-do O. Groves (adr. vidu supre).

FAKTOJ SEN KOMENTOJ

La unuiĝo de la franc-germana kapitalismo

La kaŭzo por la politika «alproksimiĝo» de Francio k Germanio estas la unuiĝo de l’ francaj k germanaj industriistoj en la samaj karteloj. La Jang-(Young)plano k la Hagaj interkonsentoj estas la rektaj produktoj de l’ franc-germanaj karteloj de potaso, ŝtalo k ĥemiproduktoj. En sia kunveno de fino de januaro la ŝtalkartelo decidis krei komunan vendagentejon por la eksporto, kiu komencis funkcii je 1. februaro. Nun ĉiuj vendoj eksterlanden estas farataj per unu sola oficejo, kiu disdonas la mendojn inter la diverslandaj fabrikoj. Tiel, de nun, la francaj metalurgiistoj ne plu povas liveri eksterlanden eĉ unu kilogramon da ŝtalo sen antaŭa trapaso ĉe peranto de franc-germana organismo. Samtempe ankaŭ la potas-industrioj francaj-germanaj ne plu kontentiĝas pri proporcia fikso de l’ vendo al eksterlando, sed komencas «akci-interŝanĝon», kio signifas, ke iliaj interesoj ankoraŭ pli intime ligiĝas. Tio okazas dek jarojn post kiam francaj industriistoj k komercistoj promesis solene nenion plu aĉeti aŭ vendi al germanoj post militfino!

R. L.

La sindikatismo fratigas judajn k arabajn laboristojn

La judaj laboristoj fondis en Palestino fortan laboristan organizon, kiu grupigas pli ol kvaronon el la juda loĝantaro k entenas 25 mil membrojn. Tiu sindikato sukcesis krei en la medio, kie malaltaj salajroj estis normalaj, laborkondiĉojn, kiuj similas al tiuj de eŭropaj laboristoj. La laborakiroj de l’ terkulturistoj duobliĝis k la registaro devis publikigi la unuajn [daŭrigo sur p. 6]

malantaŭa ŝipparto estas subakvigita pro la englutita marakvo. La malantaŭaj pafilegturoj «Cezar» (Caesar) k «Dora» montriĝas strangaj, kvazaŭ subite forlasitaj de vivaĵoj. — — — «Cezar» k «Dora» estas elbruligitaj kun ducent okdek viroj. Trafo de malantaŭo tra la kirasferdeko k poste en la turojn. Kelkmil kilogramoj da pulvo ekbrulis. Tiel alte, kiel la mastoj, ekflamis la fajro. Ĝi staris longdaŭrajn sekundojn super la ŝipo. La pulvo ekbrulis, sed ne eksplodis. La maristoj en la turoj estis tuj mortintaj. Sed en la kirasferdeko atendis la rezervistaro. Ili vivis ankoraŭ k atendis la ordonon por kunhelpo ĉe la batalo. La ordono ne venis, alia komando estas donita de la ponto. «Parton III subakvigu!»

«La rezervistaro vivis ankoraŭ. Ili estis dronigitaj kiel musoj en la kaptilo. Kun malsupren pendantaj membroj k kapoj ili naĝas en la ŝipkelo.»

* * *

«La maristoj rigardas en la manĝsalonon. Ĉiun singardon ili forgesas k en iliajn vizaĝojn venis rigida esprimo. Ĉiujn parolitajn vortojn de sube ili ensorbas.

«Kapitanleŭtenanto Rudlof (Rudloff), la glason en la mano: ‘Niajn lastajn 2000 pafojn ni pafos kontraŭ la anglojn k poste ni glore pereos. Pli bona estas fino kun honoro ol vivo en malhonoro.’

«‘Pli bona dekjara milito ol tia paco. Advokatoj, komercistoj, jurnalskribistoj volas nun regadi nin. La registaro estas por ni kotaĵo. La ŝiparo, la ŝipestraro estas tute agadlibera.’

«Palaj vizaĝoj, raŭkaj voĉoj pro ekscitiĝo. — — —

«Ŝiro tra la nokto — — Krio — — Unu homo krias. El centoj da gorĝoj venas la eĥo. Furiozo. Malespero. La supra ferdeko estas plena je maristoj. — — — La amaso ekmoviĝis. Ili kuras tra la kazematoj, firmigas la ankroĉenojn, fermas la suboficirloĝejon. Ili distranĉas boatŝnurojn; neniu boato povas esti surakvigota. Sur la oficirojn venantajn de la ponto oni jetis lavujojn, botojn. Brako, pugno. La bildo de la «venkinto ĉe Skagerak» estas dispecigita. Pafilojn, municion oni disdonas. Municion por la mezartilerio.

«La kazematoj plenaj je bruego.

«‘Paco devas veni!’ ‘Libero devas veni!’

«La aristokratoj, la fiularo, koldistranĉuloj! La imperiestra ŝiparo! Pereu! pereu!»

Elgermanigis A. R. (10 504).

— página 6 —

364 SENNACIULO

laborist-protektajn leĝojn k estis devigata fondi en la urboj kooperativajn entreprenojn, kiuj okupas centojn da laboristoj. Same la kondiĉoj de l’ araba manlaboristaro pliboniĝis en urboj k vilaĝoj, en kio la ekzemplo de l’ judaj laboristoj havis konsiderindan influon. Ĉiam, kiam estis donata okazo, la juda laborist-organizo montriĝis solidara kun la celado de l’ arabaj laboristoj. Ĝi subtenis tutan serion da strikoj de arabaj laboristoj k nenion malzorgis por ilin organizi. Ĝi fondis arabajn laboristajn klubojn, eldonis jurnalon arablingvan k starigis en la fervojista k poŝt-telegrafista sindikatoj organiz-sistemon, kiu unuigas la judajn k arabajn laboristojn. Tiel la palestina sindikato havas kiel atingotaĵon ne nur la plibonigon de l’ laborkondiĉoj, sed ankaŭ la fincelon, kiu permesus al ambaŭ loĝantaroj vivi kune en interkonsento k libero.

Patriotaj diroj

Super ĉio, neniam forgesu, ke dum tempo de nacia neceso humaneco estas krimo k teruro — virto. Eltiru la okulojn, elŝiru la korojn, tranĉmalfermu la brustojn, trinku la sangon, se tion vi povas fari, en la kranio de la usonaj invadantoj. Por defendi la liberon, estu Neronoj k Kaliguloj. Tiel vi estos bonaj patriotoj. Paco inter Meksikio k Usono firmiĝos nur en la angorego de la teruro k barbareco.

El la jurnalo «La Reforma» en Saltilo, j. 1916.

Usono sur la vojo al estriĝo super la mondo

La granda angla ŝtatbanko, fondita en 1693, la Banko de Anglio, kiu regis la tutan disvolviĝon de l’ kapitalismo, estris la tutmondajn komercon k industrion dum la tuta 19-a k komenco de l’ 20-a jarcento, elektas usonan financ-konsilanton, s-on Sprag (Sprague), profesoron ĉe la Harvard-Universitato en Usono. Tiel Anglio havos de nun sian usonan konsilanton same kiel Polio, Peruo aŭ Haiti! Signo pri la forfalo de l’ eŭropa kapitalismo.

L.

Por nia distro

[BILDO p.6 | 13,73,40,81] Karikaturo: dika sinjoro sidas en apogseĝo; antaŭ li staras maldika oficisto kun okulvitroj; malantaŭe giĉeta fenestro kaj afiŝo «TARIFS». Subskribo: H. Monier.

— Vi ne malhavas aplombon por peti de mi plialtigon en la momento kiam oni parolas pri tio malplialtigi la panon je unu cendo!…

TAGO EL MIA VIVO

Ni — 50 Gek-doj 15—50-jaraj, iras en malliberejon. De malproksime vidiĝas la granda konstruo blanka kun turoj. Ferkradaj pordegoj nigraj k grandaj oscedas por nin engluti…

Jen en la korto staras pendigilo… jen estas forĝejo por katenigo… Trankviliĝu, geamikoj! ni estas liberaj, eĉ pli liberaj ol multaj el vi, karaj legantoj!

K-doj Simanov k Ŝubin estis kondamnitaj sub kapitalisma reĝimo al morto, anstataŭigita per dumviva malliberigo. La K-dojn liberigis Ruĝa Oktobro. Ili estas nun niaj tre amataj «gvidantoj» en nia ekskurso organizita de IRH (MOPR)-Komitato.

Jen kial ni 50 aktivuloj-ruĝhelpanoj venis el Ivanovo-Voznesensk vagonare al Vladimir, estinta guberniestra regurbo. Sen gardo babilante ni vizitas malliberejojn, kie suferis la revoluciuloj, kie sidis unu 12, la dua 8 jarojn — niaj ekskursgvidantoj, kune kun simplaj krimuloj. Nun la de kapitalistoj ŝatata konstruego servas kiel deponejo k parte kiel muzeo — montrilo pri senhomeco de ekspluatanta [?] klaso… Jen estas keloj tute mallumaj (karceroj). La ĉambroj diferencas nur laŭ N. (? Red.). Ĉi tie sidis X, kiu nun profesoras ie ekster Sovetio; ĉi tie sidis K-do Karavajkov, kiu nun sekretarias en Moskva Soveto; ankaŭ sidis tie nia Frunze, kiu rifuzis rendevuon kun la fratino, ĉar ŝi sukcesis elpeti por la frato anstataŭ pendigilo dumvivan malliberon. La revoluciuloj nur postulis — ne petis. Nur 5-minutan rendevuon oni donis al K-do Ŝubin dum 11 jaroj kun la edzino. Jen kuŝas piedmanaj katenoj 8-kilogramaj. Jen rendevua ĉambro kun duobla kradbarilo en mezo.

La K-doj montris, kiel dumviva malliberulo 12 jarojn preparadis forkuron tra tutaj tri etaĝoj subteren, sed… oni alveturigis produktojn k ĉevalo enteriĝis en la subteran elirejon. Jen alia boris teron k trafis necesejon… 18-jara laboro estis fuŝita — la elirejo dronis en kotego, la malliberulo freneziĝis. «El la fenestro ni vidis kondukata K-don Ŝibaev — li kriis: — Adiaŭ, K-doj, oni pendigas min.» — Dum 2 jaroj oni pendigis 36 K-dojn el Ivanovo-Voznesensk.

Jen porvirina teretaĝo, ĉie ferkradoj pli fortikaj ol en zoologia ĝardeno, eĉ por la «malforta sekso». Sidadis la homoj, putris, mortaĉis, dum aliaj diboĉadis k ankaŭ mortaĉis pro supersatiĝo.

Hipokrita sanktula bildo k kruco sub la plafono… ankaŭ preĝejo meze en la korto. Tiel estis…

Tiu ekskurs-parto daŭris tri horojn. Kaj sekvis post duhora paŭzo por tagmanĝo k ripozo dua parto trihora.

Ĝi konsistis el vizito al tielnomata «plibonigejo», alia malliberejo. Renkonten venas nin el pordegoj la parencoj, kiuj vizitis la malliberigitojn k alportis ion — ĉar estas dimanĉo. Sidas tie banditoj, mortigistoj, infanmurdintoj, perfortuloj, oficistoj, kiuj ŝtelis grandajn ŝtatajn sumojn, brandopreparintoj k -vendintoj, k. s. Nun oni ne katenas ilin k sidigas en mallumaj karceroj. La ĉambropordoj estas duonfermitaj. Oni ne batas la arestitojn. Ni parolis kun ili. Neniu restas la plenan tempon de sia puno. Se li laboras 2 jarojn en malliberejo, tio kalkuliĝas kiel 3 jaroj; krome oni aplikas amnestion. Do, pli ol 6 jarojn neniu restas. Mortkondamnon oni anstataŭigas per 10-jara punlaboro, k la tempo estas mallongigata.

En la metiejoj de l’ malliberejo estas farataj litoj el kradoj, ŝrankoj ktp. Laboro, antaŭe senpaga, nun estas same pagata kiel en fabrikoj, nur ⅓ restas por la malliberejo. Laborantoj ricevas same dusemajnan forpermeson ĉiujare k rajtas viziti sian hejmon. Same laboras lavistinoj, kudristinoj.

En la klubo (antaŭa preĝejo) estas teatro, kino, biblioteko el 3000 libroj, gazetoj, jurnaloj, Radioakceptiloj estas en la «ruĝa angulo» de ĉiu ĉambro. Murgazeton eldonas kolektivo el malliberuloj; laboras diversaj rondetoj (analfabet-foriga, drama, scienca), por kies funkciigo estas invitataj specialistoj-edukistoj. Ekzistas «kamarada juĝejo», ĉe kiu la administracio rajtas partopreni nur kiel atestanto aŭ kulpigito k kies decidojn povas nur mildigi la estraro.

La ekskurso instruis nin, ke dum socialismo mem malestos malliberejoj… ili ja iom post iom malaperas en Sovetio. En Vladimir estis 2 malliberejoj kun po 1500 enkarcerigitoj, — nun estas unu kun 1200 personoj. En Ivanovo-Voznesensk estis unu kun 1500 pers. — k nun estas neniu; la plej proksima estas tiu en Vladimir, kien ni ne devis veturi por vidi malliberejon. Sur la placo, kie staris antaŭe malliberejo en Iv.-Voznesensk, estas konstruata nun universitato.

Stefan (3409), Sovetio.

[REKLAMO p.6] Ĉu vi scias, ke la aprila kajero de LA NOVA EPOKO estas speciale dediĉita al Korpokulturo k Laborista Sporto? ke ĝi enhavas specialajn kunlaboraĵojn de eminentuloj en la laborista sportmovado? Se ne, mendu tuj, vi ĉiuj, sportuloj, sportamikoj, naturamikoj, amatoroj de belaj fotoj, tiun riĉe ilustritan kajeron! Poekzemplera prezo 0,35 mk. g. Ĉe mendo de minimume 5 ekz. rabato de 30%. Adm. de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.

— página 7 —

SENNACIULO 365

[BILDO p.7 | 5,8,88,12] Ornamita titolstrio «Esperanto-Servo» kun desegnitaj figuroj kaj ornamaĵoj ĉe ambaŭ flankoj.

Esperanto-Servo

N-o 32 — 4-a jaro — Gvidanto k kompilanto: O. BÄSSLER, Ebermayer-Str. 8, I, Leipzig C 1 (Germ.) — 8. Mai 1930

EL ESTONIO

La patriotoj ne fidas patrion!

226 (Esp.-Servo.) Estonia proletaro duone malsatas. Bankrotiĝoj de vendejoj estas ĉiutagaj okazintaĵoj. Kie perdiĝis la mono el Estonio? En la parlamento tre ofte socialistoj montris, ke la burĝoj k eĉ patriotoj, kiuj estas aktivaj politikistoj, ne plu fidas la patrion, sed aĉetas domojn en eksterlandoj k deponas ankaŭ sian monon en eksterlandajn bankojn. Nun konfirmis samon ankaŭ la raportanto de la ŝtata buĝeto, kiu ne estas maldekstrulo, sed — burĝo! Do la patrio por burĝaj patriotoj estas nur por ricevi monon de ĝi. Por elsorbi lastan cendon de laboristo, ili konstruas altajn doganmurojn k donas preferojn al entreprenistoj. Finfine la laboristaro estos tiom elsorbita, ke oni nenion povos pli ricevi de ĝi. Tion verŝajne la burĝaro ankaŭ timas, ĉar la ŝparsumoj de estonaj kapitalistoj en fremdlandaj bankoj ja kreskas.

15 428, Pärnu.

Kontraŭklerigaj atakoj de burĝoj

227 (Esp.-Servo.) La ministro por klerigaj aferoj «reformas» la elementan lernejaron. Ĉar la ministro apartenas al plej reakcia partio, kompreneble liaj «reformoj» similas ankaŭ al lia partio. Laŭ nova reformo oni malmultigas lernejojn en vilaĝoj k rezulto de tio estas, ke 700 geinstruistoj perdas sian oficon. Jam nun la lernantoj devas marŝi en lernejon ĉiutage kun truaj ŝuetoj tra neĝo k koto, ĉar komunaj dormejoj por lernantoj ĉe plimulto da lernejoj mankas. Se oni ankoraŭ maldungas 18% geinstruistojn k fermas lernejojn, do estas por ĉiuj klare, ke kaŭze de tio suferas infanoj de malriĉuloj, kiuj ne havas ĉevalojn por veturigi siajn infanojn en malproksiman lernejon.

15 428, Pärnu.

EL SVEDIO

Disputo inter pastroj pri pacifismo

228 (Esp.-Servo.) En Svedio ekzistas pac-asocio «Sveda Pac- k Arbitraci-Asocio», kies membroj agitas senarmigon por malebligi militojn. La intenco de la movado estas bona k bela, eĉ se ĝiaj rezultoj estos dubaj. Depost iu tempo kelkaj pacifistaj pastroj dissendis alvokon al la tuta pastraro, aliĝi al la «pacifismo». Bona okazo por la kristanaj predikistoj, praktike montri sian dogmaron? Ne, tute ne! Interese estas, ke el la ĉ. 1000 svedaj pastroj nur 148 subskribis la alvokon. Sed pli interesaj estas la respondoj, kiujn rifuzantaj pastroj sendis al la iniciatintoj. Multaj simpatias kun pacifismo, sed ne kuraĝas aliĝi la opiniesprimon (bonaj animoj — mi pensas pri la martiroj!). Sed ankaŭ aliaj opinioj estis reprezentataj. Unu pastro skribis pri la milito «kiel plenumo de dia kolerjuĝo, kiu sendube estas venĝo sed ankaŭ diservo». Kaj alia: «Patri-perfiduloj! Ĉar vi estis senhontaj, proponi al mi, kiel pastro, subskribi patri-perfidan dokumenton, kontentiĝu, perfiduloj, kun ĉi tiu respondo: Personoj, kiuj sub abomeniga hipokritul-mantelo volonte akceptas la satanon por, per unuigitaj fortoj, malfermi la pordojn por idolanaj aroj k tiamaniere perfidas sian landon k siajn persekutajn fratojn en la mondo, al ili mi ne povas okaze pli bone respondi ol: Foriru satano!» Estus danka temo, mediti pri tio ĉi, sed mi ne misuzu la lokon. Mi nur volonte vidus la almanakojn de tiuj ĉi «kristanoj», ĉar mi estas certa, ke sur ili estas elegante presita la jaro 1930 antaŭ kristo!

14 793, Bromölla.

EL FRANCIO

«Afero Kutjepof» en Parizo

229 (Esp.-Servo.) Generalo Kutjepof, estro de la blankaj rusaj elmigrintoj en Parizo, malaperis. Tuj multaj personoj, precipe blankrusuloj, rakontis kiel ili estis vidintaj la ŝtelkaptadon de la generalo. Bedaŭrinde la imagpovo de rusaj elmigrintoj estas tiom vigla, ke pli ol dek diversaj generaloj Kutjepof estis viditaj en cent aŭ mil malsamaj, tro distancaj lokoj. Jesu-Kristo multiplikadis la panojn, blankrusuloj multiplikadas la generalojn. Tuj faŝisma gazetaro en Francio akuzadis Sovetion, akuzadis speciale la sovetian delegitaron en Parizo: ili, la ruĝuloj «ŝtelkaptis la blankulon». Estas nura demando pri koloro, kiel vi vidas. Sed jam eĉ dekstraj francaj gazetoj supozis, ke la kaptistoj de Kutjepof povis esti ankaŭ anglaj, eĉ Deterdingaj… (Kial do francaj «konservativuloj» kuraĝis akuzi «konservativan» Anglion? Pro tio: ĉar militŝipa konferenco en Londono ne sukcesis laŭ deziroj de francaj ŝovinistoj. Estas iu feliĉo por ni, ke la lupoj ankaŭ kelkfoje interdisputas). Blankaj rusuloj treege negocadas kun petrolaj k blankaj potenculoj en Tutmondo. Ĉu eble la anglaj petroluloj timis, ke Kutjepof estus perfidinta ilin iel? Eble Kutjepof sentis sin pli rusa ol blanka, post jaroj da senfama blankeco? Eble li ne ŝatis petrolpotencon, kies sekretojn li posedis? Angla k petrola policoj estas en Francio tre disvastigitaj, frataj kun franca polico. Por ili estis facile, ŝtelkapti Kutjepofon. La mistero restas neklarigita. Necesis por ni bone substreki, ke eĉ reakciaj francaj jurnaloj akuzis Anglion k Petrolion pro ŝtelkapto de Kutjepof; dum nur neseriozaj jurnaloj, faŝismaj gazetoj sen aĉetantoj, akuzis sovetian delegitaron, precipe por vendi sian kutime nevenditan paperon.

J. F., Parizo.

EL USONO

Unu anarkisto mortpafita, alia grave vundita

230 (Esp.-Servo.) En Novjorko, kie la polico sub gvidado de reklamosperta ĉefo jam la 6-an de marto akiris la laŭdon de burĝaj publiko k gazetaro pro la terura traktado de l’ komunistpartia senlaborula manifestacio, hodiaŭ estas raportate, ke en kunveno en Cooper Union amaso de 2000 (?) anarkistoj atakis policiston k detektivon k ke la lasta pafis al Salvatore Vellucci, kiu ekprenis la brakon de la detektivo. Estas konstatite, ke Vellucci estis senarmila. Ankaŭ alia estis vundata, sed la detektivo asertas nur esti pafinta unufoje. La du policistoj havis arestordonon por Amendo Borghi, kiu kun helpo de K-doj povis fuĝi. Aliaj kvin estis arestataj. La cirkonstancoj montras al alia celo, ne nur al la aresto de Borghi k lia deportado. Ĉiel oni provokas la laboristojn, tiel ke ili ekagas defende k tio justigas (laŭ ĝenerala opinio) terurajn venĝagojn. Tiel la burĝpensema publiko estas timigata k la fina rezulto estos — jen la vera celo — amasa deportado de radikaluloj. En radikalaj rondoj estas flustrate, se iel ajn trovas sin eta ŝanco por la polico, la Unua de Majo finos kun sangofluo, kiel la lasta etapo al amasa persekuto k deportado de ĉiaj radikaluloj. La burĝa gazetaro «edukas» depost semajnoj sian legantaron al «spontana eksplodo de la popola kolero». La patriotaj eks-soldatoj anoncis jam nun la okupon de Union-Square, kie kutime la proletoj manifestadas. Kunpuŝiĝoj ŝajnas neeviteblaj.

INO-KOR, 1307.

EL SOVETIO

Kooperativ-giganto

231 (Esp.-Servo.) Sep kooperativoj en Moskvo la 1-an de majo k. j. estas unuigitaj en unu Moskva Centra Kooperativo Laborista (Cerabkoop). Ĝi estas la plej granda kooperativo en tuta mondo. Membrojn ĝi nombras preskaŭ 1 milionon (982 140 — en Moskvo estas 2½ milionoj da loĝantoj). Akcia kapitalo estas 15 milionoj k 536 miloj da rubloj. Oni supozas, ke la spezo atingos en monato 75 milionojn k 536 milojn da rubloj. Ĝi havas 3250 vendejojn, 63 bakejojn, 450 manĝejojn k multajn aliajn ejojn k fabrikojn (ne forgesu, ke en Moskvo malmulte restis de ŝtata komerco k tute forestas la privata komerco).

Johano Palkin, Moskvo.

— página 8 —

366 SENNACIULO

SENNACIULA LIBERPENSULA PAĜO

N-o 15 — REDAKTAS LIBERPENSULA SEKCIO DE SAT — N-o 15

Manuskriptojn sendu al: KURT HUBRICHT, Leipzig O 30, Mariannenstrasse 22. Sekretario de la Sekcio: KURT KLAPS, Danzig, Karpfenseigen 12.

KREMACIO EN BELGIO?

Kelkaj K-doj alilandaj petis al «La Materialista Ligo» fotojn k notojn pri kremaciejoj ekzistantaj en Belgio. Per peto de tiaj dokumentojn niaj korespondantoj faris al «nia kara k progresema patrio» honoron, kiun ĝi ne meritas. En tiu lando la katolika Eklezio estas ankoraŭ sufiĉe potenca por malpermesi la bruligon de niaj kadavroj, eĉ ĝi ne rezignas la grandan esperon rekonkeri sufiĉan potencon por nin bruligi antaŭ nia morto!

Tamen oni devas noti, ke la liberala partio ankaŭ estas respondeca pri la malpermeso de la kremacio, ĉar kiam ĝi regadis, ĝi nenion faris tiurilate.

Se ni estus patriotoj, ni hontus pri la deviga enterigo de la homaj kadavroj. Estas fakto pruvegita, ke la kadavroj, eĉ subtere, estas konstantaj minacoj por la sano de la vivantoj. Plie, oni devas pensi pri la drameca enterigo de homoj, kiuj ŝajnas, sed ne estas mortintaj! Kiom ofte oni devis remalfermi ĉerkojn? Kiom ofte fosistoj trovis skeletojn returnitajn en siaj ĉerkoj? Kaj kiom da tragedioj nekonataj supozigas la konataj! Certigo pri la morto ne ĉiam ekzistas, k la kuracistoj estas erarkapablaj!

Per la kulto dediĉata al la kadavroj oni povas mezuri la naivon de la kredantoj, kaj ankaŭ, pli vere, de la ateistoj honorantaj kadavrojn… La kadavro de homo, eĉ de iu famulo, ne plu estas la homo, tute kiel la kadavro de hundo ne plu estas la hundo. Ambaŭ nur estas organika materio putriĝanta, ne plu produktanta la spiriton, kiun ĝi produktis — ĝi ne plu estas sent- k penskapabla.

La senhonta ekspluatado pri tiu kulto trafe karakterizas la Eklezion. Unuparte ĝi proklamas, ke la esenca diferenco inter la homo k la hundo konsistas en la fakto, ke la homo havas k la hundo ne havas animon nematerian — k aliparte ĝi ankaŭ proklamas, ke por la homo la morto estas la apartiĝo de la animo k de la korpo… malestimenda! Ĉu el tio ne sekvas, ke dum homo kadavriĝas, ĝia animo (supozita) jam estas foririnta? Do, kiam la pastro — aŭ laŭ monpago, la pastroj! — ceremonias ĉirkaŭ homa kadavro — do senanimulo — ĉu estas malpli cinika komedio, ol se li ceremonius ĉirkaŭ hunda kadavro?

* * *

En Belgio, la malpermeso de la kremacio estas duoble absurda; ĝi ne rezultas de iu leĝo, sed nur de la religia tradicio. Antaŭ kelkaj monatoj, sinjoro Toskine (Tosquinet) (I) [?] tre bone pruvis, ke la nura bazo leĝa pri l’ afero, estas la dekreto de *Prairial’*o, jaro XII-a (de la franca revolucio), k en ĝi oni trovas nenion malpermesantan la bruligon de l’ homaj kadavroj. Oni povas koleriĝi aŭ ridegi, sed fakto restas fakto: neniu leĝo malpermesas la kremacion, tamen la permeso dependas de leĝo farota…

Jam de longe la liberpensuloj burĝaj k proletaj postulas tiun leĝon: multnombraj societoj, vilaĝaj k urbaj konsilantaroj voĉdonis deziresprimojn: antaŭ kelkaj semajnoj, en la Brusela konsilantaro ankoraŭ okazis granda debato pri deziresprimo proponita de la konsilantoj d-o Marto (Marteau) k Brunfo (Brunfaut) — ambaŭ socialistoj — k Fukar (Foucard), maldekstra liberalulo. La deziresprimo estis voĉdonita kontraŭ la malplimulto klerikala k sendata al la parlamento . . . por dikigi la dokumentpakaĵon.

Nia legantaro scias, kion oni povas esperi de la burĝa k etburĝa parlamento. Tamen iun tagon la kremacio estos permesata en Belgio, kiel okazis en la ĉirkaŭaj landoj (Holando, Germanio, Francio). Sed eble oni devos pagi por sin bruligi — nur malpli ol nun (ĉar nun oni povas transportigi la kadavrojn al Parizo, aŭ alien, kie ekzistas kremaciejo, sed tio multe kostas). Tiel la permeso pagenda ne estos utila por la malriĉuloj. Tiu fakto substrekas, ke la klasbatalo ankoraŭ persistas ĝis post la morto.

Kio ajn estu, ni proletaj liberpensuloj konsekvencaj devas nepre disvolvi nian bataladon por la bruligo senpaga de l’ homaj k bestaj kadavroj, ĝis ĝiaj lastaj konsekvencoj: la malapero de l’ kadavrejoj. Sed tiel larĝigita, la problemo estas revolucia. Ĝia solvo postulas grandan klerigadon kontraŭreligian, do sciencan, ne fareblan en la kapitalista socio, ĉar la nura celo kapitalisma estas profito. Al ĝi estas tute indiferentaj la plej simplaj homaj problemoj. Tiu popolamasa edukado, profunda k larĝa, estas nur farebla en socio senklasa, havanta kiel bazon la laboron k ne la propraĵon, kiel celon la vivon k ne la profiton.

Je la nomo de la Materialista Ligo de Belgio. Emilo Chapelier (SAT-ano 9106), Bruselo.

NOVA FORTIKA BATALORGANO

Aperas nun la ĉiukvintaga ateista gazeto en ukraina lingvo «Vojovniĉij Bezvirnik» (La Batalema Senkredulo), organo de l’ Centra Konsilantaro de l’ Asocio de Batalemaj Senkreduloj Ukrainia, malmultekosta k poramasa (eldonkvanto: 50 000!).

Estas tre kurioza la fakto, ke sen la interveno de iu ajn el la esperantistoj, la redakcio mem faris sub la titolo de l’ gazeto la surpreson «Oni korespondas esperante» (vidinte tion, sendube, ĉe ĉiuj aliaj ateistaj gazetoj).

Tio montras, ke la uzado de esperanto jam estiĝas ia difinita tradicio en la rondo de l’ proletaj ateistaj gazetoj.

La provizora adreso de tiu gazeto estas: Redakcia «Vojovniĉij Bezvirnik», Period. Sektor D. V. U., Sergskaja Ploŝĉadj, Ĥarkov.

V. Elsudo.

«Malnovaj festoj kun nova titolo por ni ne estas necesaj»

Traleginte artikolon de iu K-do («S-ulo» n-o 276) pri lia propono festi anstataŭ «Kristnaskfesto» — «Sunfeston», mi devas kontraŭdiri al tiu K-do.

Tia anstataŭigo ne estas akceptebla, ĉar laŭ mia opinio ĝi ne donos rezultojn por forpuŝi religian sensencaĵon el kapoj de malkleraj homoj.

Ni bone scias, ke sama anstataŭigo estis farita ankoraŭ antaŭe, kiam la persono de Kristo estis starigita interŝanĝe je Suno.

Por multaj «religiaj» homoj tia festo estas festo de manĝeguloj, ĉar la homaro ĝis tiu sezono ne havas ofte bonan nutradon — «plenumas faston». La naskiĝo de l’ fasto estas kaŭzata de tio, ke homoj, atendinte finon de l’ vintro, ŝparis nutraĵojn k, kiam la tago komencis pligrandiĝi («kreskis Suno») k devis baldaŭ alveni printempo, ili ĝojis pri tio. Tial la komenco de l’ pligrandiĝanta tag-periodo estis deklarata kiel festo, kiam oni ne plu bezonis ŝpari nutraĵojn.

Dum nuna tempo, kiam provizado je loĝataj lokoj (kompreneble ne en sovaĝa Afriko, Azio aŭ Aŭstralio) estas pli bona ol antaŭe — ŝparado de nutraĵoj fariĝas ne-necesa k kontraŭ tia tendenco — tendenco de malbona «ŝparema» nutrado («plenumado de fasto») estas celita la bato de nia sendia agitado.

La batalo kontraŭ religia absurdo laŭ mia opinio povas fariĝi ĉefe per ekonomiaj entreprenoj (mi ne forgesas k ne diras, ke ni ne devas klarigi, agiti ktp.).

En Sovetio enkonduko de l’ kvintaga seninterrompa semajno jam faris grandan paŝon al nuligo de religiaj festoj («dimanĉoj») — ĉar ĉiu laboristo, pli vere, la kvina parto de l’ tuta laboristaro, ĉiutage ripozas, k ripoztago por ili estas jam festo — ilia «dimanĉo» (se oni povas diri tiel).

Tia entrepreno malhelpas jam «prepariĝi al festo», ĉar homo okupata per laboro ne pensos pri fasto k pri

— página 9 —

SENNACIULO — 367

preparo al «proksimiĝanta» manĝegado, sed li regule devas nutradi sin.

Se mi devas paroli pri klerigaj rimedoj kontraŭ manĝegado k festaj diboĉoj, — niaj kluboj plene ĉiam okupadas laboristojn en tiuj tagoj.

Eble, ke parto de pli maljunaj, tre religiemaj homoj ne vizitas niajn klubojn en tiuj tagoj, sed por ni estas pli grave labori k klerigi ne tiajn homojn, kiuj «rigardas jam en tombon», sed fundamentajn amasojn de l’ laborularo.

J. Korĉagin, Taganrog (Sovetio).


TRA ESPERANTIO

La X-a Kongreso de F. E. O.¹ en Sankta Dionizo (St. Denis)

19.—21. aprilo 1930

La malfermon de l’ kongreso antaŭiris vesperfesto aranĝita de la loka lab. esp. grupo en S. Dionizo, je 19. aprilo, kun muzikprezentoj, kantado, deklamoj, teatraĵo unuakta en esp-o tre lerte ludita de dionizaj K-doj k propaganda parolado de K-do M. Ru (Roux)-Lyon. La 20-an okazis la malfermo de l’ kongreslaboroj. 65 Gek-doj ĉeestis, kiujn salutis reprezentanto de la urbestraro. 27 grupoj estis reprezentitaj; partoprenis ankaŭ 2 anglaj, 6 germanaj, 1 pola, 1 hungara Gek-doj. La raportoj de l’ estraro post vigla k larĝa diskuto estis unuanime aprobataj. La financa situacio estas bona. Oni decidis ne plialtigi la prezon de l’ Kurslibro, restarigis la Prolet-Informservon, kiun prizorgos de nun K-do Kaiser, Parizo, helpata de kelkaj K-doj el Pariza regiono. K-do Rober raportis pri la perletera kurso, en kiu lastjare partoprenis ĉefe legantoj de la jurnalo «Monde». Rilate al komuna afiŝo kun SAT oni decidis atendi solvon de l’ afero ĉe la Londona SAT-Kongreso k nur en okazo de nesolvebla mem efektivigi projekton. La instruado de esp-o okupis larĝan lokon en la debatoj. Rezulte oni decidis krei komisionon, kiu laboru en la direkto: konservi la ĝisnunan Kurslibron (laŭ gramatika metodo) sen gravaj ŝanĝoj k krome krei lernolibron laŭ rekta metodo, en kunlaboro k interkonsento kun SAT, kiu intencas eldoni plibonigitan, plilarĝigitan «Petro»n. Propono de l’ grupo Ŝampinji (Champigny) krei monatgazeton anstataŭ la nuna Bulteno estis malakceptata. Tiu demando estos priparolata en la Bulteno por diskutado en ĉiuj grupoj. La venontan kongreson invitis Nanci k Bruselo. Gvidrezolucio unuanime akceptita, en la fino, de l’ kongresanoj, akcentas la neceson konservi la supertendencan klasbatalan karakteron de l’ asocio k esprimas sin klare k firme kontraŭ ĉiaj skismaj tendencoj.

[BILDO p.9 | 26,26,61,45] Grupfoto de la kongresanoj antaŭ konstruaĵo, kun standardo; antaŭ ili banderolo kun la teksto «Xᵉ CONGRÈS de la FÉDÉRATION ESPÉRANTISTE OUVRIÈRE».

La 20-an vespere okazis vinregalo de l’ urbestraro al la kongresanoj samtempe kun german-francaj sportuloj k junular-delegitoj, ĉe kiu post la urbestro parolis la komunista deputito k urbkonsilanto Dorjo (Doriot) pri nia movado. Li akcentis la seriozajn servojn, kiujn jam hodiaŭ donas lab. esp-istoj al la revolucia afero per internacia interligo, sed rimarkigis aliflanke, ke la scipovo de esp-o estas privilegio de elito k ke la problemo ne povas interesi la larĝajn laborist-kamparanajn amasojn, ke la eblo lerni esp-on ne ekzistas por tiuj amasoj antaŭ la tago de l’ granda Proletara Revolucio. K-do M. Ru (Lyon) respondis trafe al Dorjo, atentigante pri la grava rolo de l’ esp-istoj en la servo al la rusa revolucio k konstruado de l’ socialismo. La impreso je la preskaŭ 200 ĉeestantoj estis granda, lernolibretoj disvendiĝis rapide, la parolojn de Ru finis la «Internacio» ekkantata de l’ ĉeestantaj esp-istoj, kiun kunkantis la diversnaciaj neesp-istoj sialingve.

La Kongreso estis subtenata de la dioniza urbestraro larĝe, per monsumo de 500 frankoj, senpaga disponigo de l’ salonegoj k ornama materialo (standardoj ktp.). La dionizaj esp. K-doj tre bone plenumis la organizajn laborojn. Kolekto por «Esp-ista Traktoro» rezultigis sumon de 105 frankoj, kvankam la kolekto komenciĝis iom malfrue, kiam estis jam foririntaj multaj kongresanoj.

¹ Fédération Esperantiste Ouvrière = franclingva LEA.

ESPERANTO KAJ RADIO

Mi bone komprenas, ke la radioinstitucioj ne aranĝas pli multe da esp. disaŭdigoj, se la intereso ne estas pli granda ol montras la enketo iniciatita en «S-ulo» (n-o 284). El 4000 legantoj nur respondis sume 14 K-doj el 7 landoj. (El iliaj raportoj ni konstatis, ke plej aŭskultataj estas la stacioj Leningrado k Moskvo [937 m].) Nun mi pli klare vidas, kial la sovetiaj sendstacioj iom post iom ĉesas dissendi esp-e. Oni ja ne aranĝas disaŭdigojn por tiom malmulte da aŭskultantoj. Aliflanke mi bone scias, ke troviĝas pli multe da radio-aŭskultantoj inter la legantaro, ekz. la lab. esp. grupo de Frankfurt decidis subteni la proponon pri radio-rubriko (laŭ raporto en «S-ulo»), same la K-doj De Bruin k H. Simon, sed ne unu vorton mi ricevis de ĉi lastaj. Kompreneble ni post la rezulto de l’ enketo ne povas postuli radio-rubrikon. Mi dankas la respondintojn k petas pardonon de ĉiuj, kiujn mi tedis.

H. Nilsen (11 082).

Aldono: La respondintaj al la enketo K-doj estas el Sovetio, Svedio, Latvio, Rumanio, Francio, Ĉeĥoslovakio, Danio.

EL NIA LETERARO

«Los Angeles (Kalifornio, Usono), 20. 3. 1930. — Mi tre volonte skribus al via tre lerta k batala jurnalo jam de longe antaŭe, sed bedaŭrinde mia kapo estis okupata per batalo por la vivo, tial estis malfacile pensi k skribi pri batalo ĝenerale. Kiel vi eble scias, ni havas nun tre malprosperan tempon; en nia urbo estas ĉ. 125 mil senlaboruloj, k mi ankaŭ apartenas al tiu granda armeo. Kiam mi havas laboron, mi havas energion k kuraĝon por verki k fari diversajn indajn laborojn. Sed kiam mi ne havas laboron, mia kapo estas okupata per pensoj pri serĉado de laboro. Kiam mi do renkontas nian lertan k estimatan K-don P. P. Christensen, mi ree gajnas la kuraĝon k forgesas pri ĉio malbona. Li ja faras tre multe por disvastigi esp-on, nian noblan idealon . . .

«De kiam K-do Christensen organizis la kursojn, nia esp. familio kreskis de malgranda grupeto al kvindek-ana grupego-klubego. Ni nun havas ĉi tie plurajn kursojn, kie oni instruas esp-on. En tre proksima estonto ni povas esperi havi eble la plej grandan esp. klubon de l’ okcidenta duono de Usono . . . S-ro Ŝerer (Sherer) havas ĉi tie tre grandan esp. kurson en unu el la plej grandaj altlernejoj k estas pagata de la lernejestraro . . .

L. S., Br.«

— página 10 —

368 — SENNACIULO

«Kompreneble ne ĉiu persono povas akiri bonan bibliotekon, tamen kelkajn librojn ĉiu esp-isto devus havi . . . Kiam mi demandis: ĉu vi legis ĉi tiun aŭ alian libron? oni respondis: — ne. «Sed kion do vi legis?» «Preskaŭ nenion mi legis», oni respondis. Tia afero estas tre malbona! Trastudi kurslibron «Petro» ankoraŭ ne signifas esti bona esp-isto. Antaŭ ĉiu samideano ankoraŭ estas alia tasko: — propagandi nian lingvon, disvastigi k plifortikigi ĝin. Saman rimarkon oni povas fari pri abono al «S-ulo» . . .

K. D. (13 302), Rostov, Sovetio.«

«San-Paŭlo (Brazilio), 29. 3. 1930. — . . . La kompatinduloj, kiuj ankoraŭ ne konas esp-on, kredas, ke ili parolas kulturan lingvon, k mokas pri la esperantanoj, kiuj pretendas uzi la internacian lingvon eĉ por la plej delikataj sentesprimoj, same kiel la sovaĝuloj eble ridas, aŭdante, ke la blankulo volas per (kiel ŝajnas al ili) simpla tuba bastono mortigi beston 300 metrojn distancan. Sed se la blankulo ekpafas, tuj la ekkrako k la falanta besto okulfrape elmontras al la sovaĝuloj ilian eraron, dum bedaŭrinde por elmontri la taŭgecon de esp-o al skeptikulo oni devus igi lin ellerni k sperti ĝin, k tio ne estas tiel facile atingebla . . .

SAT-ano 15 515.«

«. . . Mi proponas rezervi en la korespondada paĝo de «S-ulo» anguleton por neesp-istoj. La lokaj esp-istoj transskribus nacilingve tiujn anoncojn kun jenaj klarigoj: «Ĉiuj, kiuj deziras interrilati kun alilandaj prol. esp-istoj, skribu mem nacilinge leteron, poste transdonu al loka esp. grupo, kiu post traduko sendos la leteron al adresato.» Oni afiŝus tion en laboristaj ejoj, tiel instigante multajn lerni esp-on. Kompreneble la perantoj devus esti fidindaj k nepre respondi al ĉiu skribaĵo de neesp-istoj . . . Kion aliaj K-doj pensas pri tio?

Konĝiu (15 973), Belgio.«

RAPORTO PRI SOCIALISMA KONKURADO

Responde al alvoko de K-do Tilin-Leningrad en januaro k. j. mi akceptis partopreni socialisman konkuradon. Mi starigis taskon, interligi almenaŭ 10 laborist-kolektivojn kun sovetiaj laborist-kolektivoj. Per helpo de kelkaj Leipzig-aj K-doj ni ja atingis tiun celon, sed ni ne superis ĝin. Aliflanke mi konstatu, ke denove sovetiaj Gek-doj ne respondis, kvankam ili unue proponis korespondadon. Plej kontenta mi estas, ke mi sukcesis interligi malliberulon kun sovetiaj lokoj. Mi ne povas neciti, ke dum la du monatoj de konkurado mi instruis esp-on al 19 Gek-doj, kiuj senescepte plej diligente lernis. La kurso korespondas kolektive kun Gek-doj en diversaj lokoj sovetiaj. Kelkaj kursanoj jam aliĝis al LEA.

O. Bässler.

Ankaŭ hispaniaj K-doj monkolektas por «Esperantista Traktoro»

En «S-ulo» n-o 284 K-do Demidjuk alvokis tutmondajn K-dojn kontribui al monkolektado vigle organizita de l’ sovetiaj esp-istoj, cele aĉeti traktoron «Laborista Esperantisto» donacotan al iu el kolektivaj kamparmastrumoj de Sovetio. Ĉi tiea en popoldomo kunvenanta «Grupo Laborista Esperantista» ĵus kolektis tiucele 41 pesetojn, de mi jam senditajn al K-do R. Lerchner en Leipzig je la konto de CK SEU por la esp. traktoro, k ni promesas daŭrigi la agitadon en Hispanio por tiu monkolektado, por malsukcesigi la kontraŭsovetiajn intencojn de l kapitalistoj.

Grupo Laborista Esperantista en Madrido «Lumas» (14 255).

HAVIGU AL VI PESILON

Ofte oni povas legi plendojn en «S-ulo» de redaktoro, administranto aŭ iu ajn K-do, ke ili devas pagi punafrankmonon al la poŝtisto pro nesufiĉe afrankitaj sendaĵoj. Ĉiu K-do, kiu sendas leteron aŭ presaĵon en- aŭ eksterlanden, devas antaŭ la ekspedo certigi sin en poŝtejo aŭ ĉe pesilhavanta K-don, ke li ne kaŭzas ĉagrenon al la ricevonto.

Per pesilo, kiun mi aĉetis antaŭ 20 jaroj, mia edzino, najbaroj k mi mem jam evitis multajn malagrablaĵojn. Mi konsilas al K-doj, kiuj multe korespondas, nepre havigi al si pesilon, k ankaŭ la edzino bezonos ĝin por siaj varoj. Tiuj, kiuj ne volas aĉeti, almenaŭ kontroligu ĉe la poŝto la pezon de siaj sendaĵoj, por ke neniu plu havu okazon plendi pri punpago.

M. Häckel (1162).

ĈE LA INSTRUISTOJ

Laŭ enketo aranĝita inter la geinstruistaro de «Kunlaborado» (IALA) rezultas, ke ekzistas en 55 landoj pli ol 5000 esperantistaj geinstruistoj (kalkulitaj estas nur la profesiaj personoj, ne ekz. esp. instruantoj).

La de l’ Esp. Instruista Asocio (TAGE) iniciatita korespondado inter lerninfanoj per esp-o etendiĝis ĝis nun je 52 klasoj aŭ lernejoj el 13 landoj; la laboron partoprenas 88 instruistoj el 20 landoj.

[REKLAMO p.10] N. LENIN: Ŝtato kaj Revolucio 150 paĝoj, formato 12×18 cm. Prezo 1 mk. g. Mendu tuj ĉe la Administracio de SAT

Suplemento al la adresaro en Jarlibro

(Tiu ĉi nomaro ne estas por korespondemuloj)

(Dua parto. 8-a daŭrigo. Vidu n-on 284/91)

Ebenfurth (Aŭstrio)

4491 Sonnabend A., Neubaustr. 3/162, laboristo.

Epinay (Seine, Francio)

15987 Boulangeat Etienne, rue de l’Yser, vitristo.

Erlangen (Bavario, Germanio)

16177 Grosshäuser Karl, Schenkstr. 8/1, lignaĵisto.

Essen (Germanio)

16271 Kutscheid Hermann.

16270 Levi Leo, Gerlingstr. 6, kontoristo.

16267 Richter Maks, Eiserne Hand 6, masonisto.

Frankfurt a. Oder (Germanio)

16275 Fritz Wilhelm, Neuer Markt 27, laboristo.

Freiburg i. Br. (Germanio)

16128 Rindfleisch Werner, Annaplatz 4, pentristo.

Freital (Saksio, Germanio)

16056 Grossmann H., Poisentalstr. 83, Deuben, meĥan.

15975 Köhler Alfred, Poisentalstr. 79, N., seruristo.

16057 Walter Richard, Mühlenstr. 8, Deuben, stancisto.

Fürth (Bavario, Germanio)

16182 Reim Fritz, Damaschkestr. 30, komercoficisto.

Genève (Svisio)

16183 Bailly Gustave, rue de St. Jean, manlaboristo.

16065 *Dupré Johanino, Rampe de Perly, kudristino.

16185 Stampfli Emile, rue des Usines 20.

16184 *Vuille Louise, Chêne Bougeries 30, horloĝistino.

Göteborg (Svedio)

16250 Andersson Sven, Kungsladugårdsg. 11.

16248 Hellsberg Alf, Kaponniergatan 2, tipografisto.

16257 Johansson Claes, Myntgatan I. D. F., 8.

16244 Rask Gustav, Ejdergatan 8, tajloro.

16249 Unger Rickard, Kämpegatan 16, tipografisto.

Graz-Eggenberg (Aŭstrio)

15991 Steinglauber August, Eckertstr. 4, fervojisto.

Gross-Schönau (Saksio, Germanio)

16013 Sommer Julius, David-Goldberg-Str. 36, teksisto.

Haarlem-N. (Nederlando)

16341 *Koops W., Meidoornplein 2.

Halifax (Britio)

16340 *Wilson E., 24 Rochdale Rd., Triangle.

Halle (Germanio)

16258 *Thielemann H., Schmiedstr. 26/1 1., lernantino.

Hamburg (Germanio)

16121 Hofmann Artur, Kastanien-Allee 25/1, 4.

14597 *Land Emma, Hornkamp 20.

Hamilton (Ont., Kanado)

16329 Hristoff Boris, 390 Sherman ave., N.

Hensies (Belgio)

15973 Congiu [?] Pietro, 838 rue des Chèvres.

Höganäs (Svedio)

16124 Johansson F., Stenbocksgatan 2, lokomotivisto.

15997 Nilsson Harald, Smedjegatan 3, ladisto.

Hückelhoven (Germanio)

15985 Peters Erich.

16333 Rosenauer Alois.

15986 *Schade Alice, Jägerstr. 57, Schaufenberg.

Ĥarinka (Sovetio)

16213 Kurin Petro N., laboristo.

Ĥarkov (Sovetio)

16234 Bajdebura Paŭlo, Artem 54, studento.

15998 Borisov N., str. Libkneĥt 46, kv. 7.

16236 Ĉajkovski Andreo, Artem 54, studento.

16235 Jigajlo Bazilo, Artem 54, studento.

16306 Pankov A., Snamenska str. 7, kv. 1, studento.

16233 Tereŝĉenko Kalenik, Artem 54, studento.

Ilford (Essex, Britio)

15971 *Veness, Staines Road 29.

16163 *Veness Beatrice, Staines Road 29.

Ivanovo-Voznesensk (Sovetio)

16251 Duŝakov Paŭlo, Peski 52, laboristo.

16252 *Egorova I. F., Pograniĉni per., Jakt. 31, kv. 8, teksistino.

16254 Panin Vasilio, Socialistiĉeska 1/2, lernanto.

16253 *Sokolova N. N., ul. Ermaka 36, teksistino.

Kamenskoje (Sovetio)

16310 Borodin V., Verĥn. kol. kv. 18 d. N. 10, teknik.

Käpylä (Finnlando)

15744 Mäntynen Ahti, Pellervontie 17, ĝardenisto.

Kazatin (Sovetio)

16198 *Melnik Halino, Novosvetskaja 3, studentino.

Kerĉ (Sovetio)

16265 *Grineva T., Sverdlova str. 3, maŝinskribistino.

Kinelo ap. Samara (Sovetio)

16064 Oĉapovskaja A., Kazennij d. 48, kv. 5.

Kineŝma (Sovetio)

16200 Krjukov V., 2-a Alekseinskaja sl. 75, elektromunt.

Kiev (Sovetio)

10104 Gagarjanc, Kostjolna 9/1.

16314 Ivanĉiŝin V., Nikolska sl. Pr. 1, Maja 31.

5577 Kozloviĉ, str. 25 Oktrjabrja 2, Okrbur.

Koĉkurovo-St. Turdaki (Sovetio)

16155 Kaftajkin Polikarp, instruisto.

Koĥma (Sovetio)

16212 *Bobrova A. A., poselok Krasnaja zvezda, maŝinskribistino.

16203 Ĉervjakov A., Je la Nomo de Dunaev, gravur.

16208 Kluĥin M. K., st. Oĥotnickaja 11, laboristo.

16214 Martinov A. P., poselok Novaja Ljubiŝka st. Krasnougonaja 21, kontoristo.

16210 Sokolov N. P., Oktjabrskaja 30, kontoristo.

16207 Strunnikov V. V., st. Krestjanskaja 35, lernanto.

16215 Suĉkov A. K., Pervomajskaja 65, kontoristo.

16204 Suĥov P. E., servisto.

16205 Taraburin F. P., Krasnij Oktjabr. str. 4, d. 23, majstrohelpanto.

16216 Ugrjomov F. I., str. Ivanovskaja 24, elektristo.

Kokand (Sovetio)

16202 Artemovskij Mikaelo, Pangazlik 23, studento.

(Daŭrigota)

— página 11 —

SENNACIULO — 269

MALGRANDAJ NOTOJ

Korespondado

Multon oni skribis en «S-ulo» pri korespondadaj mankoj, sed la legantaro ne sufiĉe reeĥis. Jam du jarojn mi serĉas korespondantojn en eksterlando. Kelkfoje mi interrompis la serĉadon, sed rekomencis post kelka tempo. Miaj klopodoj estis senrezultaj (respondis apenaŭ 20% k el ili preskaŭ ĉiuj rifuzis korespondi aŭ konsentis ial ne plenumante la promeson). Do mi serĉis adresojn en Jarlibro petante trovi por mi nacilingvajn korespondantojn! Al tio min venigis nerespondemo de anoncantoj. Miaopinie tiu ĉi nenormalaĵo estas nepre forigebla. Nur la SAT-anoj konsentu respondi al ĉiuj k la redakcio ne akceptu anoncojn necertigitajn per subskribo de iu SAT-ano. Tio malebligos al personoj, similaj al P. Epifanovich trompi kredemajn korespondemulojn (el nia urbo sendis al li almenaŭ 5 p.). Ĉu tio estas farebla?

13 794, Ivanovo-Voznesensk.

La plendojn kontraŭ K-do Epifanoviĉ pro nerespondado al korespondaĵoj esploris la Novjorka SAT-rondo, kiu konstatas, ke K-do E. ne estas membro de tiu rondo, sekve la rondo ne respondecas pri lia agado. Al la sekretario de l’ rondo respondis K-do E., ke fizike al li estas neeble tuj respondi al ĉiuj sendaĵoj, sed ke li ĉiudimanĉe respondas kelkajn PK aŭ leterojn.

ĈE LA NEŬTRALULOJ

De 18./21. aprilo okazis en Le Havre la nacia kongreso de l’ neŭtralaj francaj esp-istoj. Partoprenis delegitoj de 13 federacioj k de 126 grupoj, ankaŭ reprezentantoj de l’ angla, germana, pola k svisa asocioj. Okazis oficiala akcepto ĉe la urbdomo. Dum finbankedo s-o Morguet, reprezentanto de l’ Instruministerio, certigis al la kongresanoj sian subtenon.

S-ro Tib. Morariu planas en julio (post la datrevenaj festoj por Andersen) aranĝi 12-tagan esp. somerkurson en Danio (Odense). La instruo okazos laŭ Ĉe-metodo.

En Bulgario la ĝenerala poŝtdirekcio rekomendis favore esp-on al la poŝtoficistaro k invitis ĝin al partoprenado en kursoj. La direkcio subvencias jam esp. kurson en Sofio.

La konata muzikkomponisto k kreinto de l’ muziko por la esp. himno «La Espero», barono F. de Ménil, mortis la 29. 3 en aĝo de 67 jaroj en Neuilly s. Seine.

[BILDO p.11 | 37,22,62,28] Desegnaĵo: malfermita libro kaj plumo en kadro, kapbildo de la rubriko Recenzejo.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

E. Drezen, Esperanto. Lernolibro por ruslingvanoj. Kontrolita de Lingva Komisiono de SEU. 2-a eldono. Eld. Ŝtata Eldonejo, Moskvo, Leningrad 1930. 112 pĝ. Form. 15×22 cm. Prezo 90 kop.

Tiu ĉi libro konsistanta el 2 ĉefaj partoj: gramatiko k praktika ekzercaro (frazaro, ekzercaj tekstoj), k finiĝanta per esp.-rusa vortareto por uzo de l’ libro, estas lerte adaptita al la sovetiana ideologio. La tekstoj ankaŭ estas sufiĉe variaj. Ne tro ampleksa, la gramatika parto tamen estas sufiĉe detala por elementa lernolibro. Kial oni konservis apud «Internacio» la formon «Internacionalo»? Ankaŭ «lastuloj» (p. 89) estu anstataŭota per «lastaj» en noveldono. «Mitingo» ne estas esp. vorto. Kelkaj preseraroj devus esti evititaj en intereso de la lernanto. La apero de l’ dua eldono pruvas, ke la verko trovis aĉetantojn, kion ĝi, ĝenerale, meritas.

N. B.

D-ro Rob. Trögel, Esperanto kaj Kulturo. Individuo, Popolo, Homaro. Tradukis J. Schröder, Marbach. Eld.: Heroldo de Esperanto, Köln, 37 pĝ. Form. 14×20 cm. Prezo: 0.90 mk. g.

Tiu ĉi broŝuro estas pravigebla en germana lingvo kiel propagandilo inter germanaj naciistoj, kies kontraŭdirojn al esp-o ĝi refutas. Sed esp-a traduko ŝajnas al mi nepravigebla, ĉar la originalo verkiĝis tro speciale por la spiritostato de germana burĝo. La lasta ĉapitro pri «esp-o k homara evoluo» estas iel trafa; sed estas ignorita, kompreneble, la klasa problemo. La traduko estas bona.

N. B.

Albert Thierry, Le Révélateur de la Douleur (La Malkovranto de la Doloro). Eld.: Librairie du Travail, 17, r. de Sambre & Meuse, Paris 10-e. 418 pĝ. Form. 14×19 cm. Prezo: 20 fr. fk. Franclingva.

Estas la verko de revolucia poeto, tragedio, lirika dramo. La aŭtoro forlasas kelkfoje la prozan formon k fordoniĝas al liberaj versritmoj. Agitiĝas en la dramo ĉiuj klasoj de socio. Kvankam pentrita en 1901/06, ĝi prezentas hodiaŭ ankoraŭ aktualon. Du viroj, unu — rigora, logika anarkisto, la alia — juna sentema, malkvieta artisto trapasas la «rondojn de l’ doloro»: ĉe la artistoj, potenculoj, scienculoj, riĉuloj, malriĉuloj, sklavoj, prostituitoj, infanetoj, revoluciuloj. Profunde pensiga, ribeliga verko.

M. Chambelland, Vers un nouveau Congrès d’Amiens (Al nova kongreso de Amien). Eld.: Librairie du Travail, 17, r. de Sambre & Meuse, Paris 10-e. 32 pĝ. Form. 13×18 cm. Prezo: 0.75 fr. Franclingva parolado farita ĉe 5-a Kongreso de revol. sindikatoj (CGTU). Enkonduko de P. Monatte.

L. Trotsky, La défense de l’ USSR et l’ Opposition (Trocki, La defendo al USSR k la opozicio). Eld.: Librairie du Travail, 17, r. de Sambre & Meuse, Paris 10-e. Januaro 1930. 61 pĝ. Form. 11½×18 cm. Prezo: 3 fr. Franclingva.

NIA POŜTO

13 286. — WIR-artikolo sendiĝis jam antaŭ pluraj semajnoj al presejo. Tamen material-abundo malpermesis pli fruan enmeton.

3409. — Atentu la «Jun. Paĝon» en venonta n-o.

15 237. — Ni rezervas vian versaĵon por «La Lern.».

15 367. — Via skizeto certe aperos.

Red.

Fredin (Svedio). — Ni faras escepton. Estonte skribu vian adreson preslitere.

Adm.

KORESPONDADO

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0.80 mk. g., ĉiu plia linio 0.50 mk. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

AŬSTRIO

— Mi serĉas K-d(in)on prefere negermanan por komuna faldboat-vojaĝo. Interesuloj demandu tuj detalojn de K-do A. Teufelsbrucker, K.-Marx-Str. 32, Linz a. D.

GERMANIO

— 12 Kursanoj (tramistoj) serĉas koresp-adon kĉl, PI, bfl. Skribu al: K-do Hans Pillekamp, Ahnfeldstr. 21, Düsseldorf.

HUNGARIO

— Dekdu laboristoj diversprofesiaj koresp. kĉl. Gek-doj, por ekzerci la lingvon. Adr.: Miĥaelo Srverle [?], Oroshára [?], Stöllö 209. — Resp. garantiata.

LITOVIO

K-do Julis Kaĉinskas, Sakalausko gve. N. 6, Ŝiauliu Ap., Radviliŝky, nur kun esp-istinoj por interamikiĝi. Mi estas 38 j. fervojisto, nova esp-isto.

POLIO

— Grupo de gekomencantoj koresp. kĉl. Adr.: Jan Lisiecki, ul. Wiznera, 12, Lodz.

— Grupo de 20 geep-istoj [?] koresp. kĉl, krom Sovetio. Resp. garantias 13 529, 10 750. Adr.: Stowarzyszenie Esperantistow «Laboro», Zachodnia 66, Lodz.

SAT-anoj

En viaj korespondaĵoj al la Administrejo ĉiam citu vian membro-numeron

— página 12 —

370 — SENNACIULO

SOVETIO

K-do N. Karpenko (instruisto), Novoselica 22, st. Konotop, Ukrainio, kĉl, L, PI, esp-aĵoj, precipe kun instruistoj, inkluzive kun instruistoj por manlaboro. Resp. garantiata.

K-do D. Nikolaev, str. Pavlunovskogo 10, Ufa, pri turismo k foto. Interŝ. abonojn de iu il. esp. aŭ nacilingva jurnalo kontraŭ ruslingva. Antaŭe sendu proponojn.

K-do V. Ĵarikov, Agropunkt, st. Saltov, Ukrainio, kĉl, pri ĉ. temoj.

K-do Viktor Poliŝtatov k K-dino Tasja Bondarenko (17 j.), kĉl, pri ĉ. temoj, L, PK (kun radioamatoroj). Resp. garantiata. Adr.: ul. Sverdlova 13 per. N. 26, Taganrog.

K-do A. Ŝeremuk (22 j. laboristo), Krasnaja Sloboda, Vygonnaja 32, Kazan, kĉl, pri ĉ. temoj.

K-do K. A. Borisov, Bratskaja 10/26, Astraĥan, pri sporto k fotado kun anglaj k usonaj K-doj. Interŝ. jurnalojn k fotojn. Ĉiam resp.

K-dino Larisa Sapelnikova (juna baletistino), Bogatogo 17, Peresip Odessa, pri arto, sporto k politiko, L, PK, PI. Resp. certa.

[REKLAMO p.12] JARABONO por membroj . . . 8 mk. g. por nemembroj . . 9 mk. g. Ankaŭ ¼-jare abonebla!

— Junaj K-dinoj koresp. kĉl, L, PK, PI, il. jurnaloj: Vasiljeva Ŝura, Feldman Mara, Talanova Klavdia, Levenŝtejn Tanja, Grinĉevskaja Lusja, Ŝakoviĉ Katja. Adr.: Komsomolskaja 61, ŝkola 28, Odessa.

K-do Joh. Isaenko (inĝeniero), Gubaĥa, Permskoj dorogi Koksostroj, pri div. temoj, aparte pri temoj de koksobenzolfabrikado.

Adresŝanĝo. — K-do Viktoro Strijak (5634) loĝas nun: Ĥarkov, Ivanovka Kopilovskij pereulok 12.

— Fervojistoj de stacio Ufalej, Perma fervojo interŝ. opiniojn kun fervojistoj ĉl. pri fervojistaj, MOPR-aj k sendiulaj aferoj. Adr.: Stancija Ufalej, Permskaja jeleznaja doroga jaĉejka esperantistov, konduktorskije komnati. Dvojeglazovu V.

— Grupo de infanoj koresp. kun infanoj L, PK, PI. Leningrad, V. O., 13 linia, 14, 75 Infan-domo al K-dino Al. Tereŝĉenko.

K-do R. Vinnik, Babuŝkina, 42, Astraĥan, kĉl, pri ĉ. temoj.

K-dino Firfarova Aleksandrino, Leningrad, Elagin Ostrov, daĉa n-o I, kv. 7, kĉl pri div. temoj.

K-dino Bilĉinskaja Valentina, Leningrad, Korpusnaja ul., 18, kv. 11, kĉl pri ĉ. temoj.

K-do Aleksandro Ŝmakov (tornisto), Leningrad, M. Posadskaja, 10/1, kv. 7, pri ĉ. temoj kĉl.

Gelaboristoj! ĉiuj profesioj, se vi volas korespondi kolektive kun fabrikoj, skribu laŭ adreso: Leningrad, ul. Skoroĥodova, 25, kv. 38, al Eŭgeno Bilĉinskij, vi estos kunligitaj laŭ via deziro.

Esp-a rondeto ĉe muzik-lernejo koresp. kĉl, Leningrad, 1-a Krasnoarm., 14, kv. 11, 2-a Muz. ŝkola al K-dino Samojlova A.

K-do Bogdanoviĉ V. (teknikisto), Leningrad, Sr. Koltovskaja, 9, kv. 1, kun trikotaj-ŝtrumpaj gelaboristoj.

SVEDIO

— 2 svedaj K-doj koresp. kun geekstereŭropanoj pri div. temoj. Adr.: Eric Fredin aŭ N. Hansson, «Kronan», Gumarstoy [?], aŭ A. Magnusson, Bjuv.

[REKLAMO p.12] Esp. grupo ĉe agrikultura banko serĉas seriozajn koresp. pri agrikulturo, agrikultura kooperacio. Interŝanĝas gazetojn, jurnalojn, fotojn, precipe agrikultur-temajn. Nepre resp. Ĥarkov, Ukrainio, placo de R. Luksemburg, Hotelo «Astoria», Ukrselbank, Esperanta Rondo.

[REKLAMO p.12] ESPERANTO RONDO ĉe Metalopromkombinat, ul. Vilnoj Akademii 20, ĤARKOV, dez. korespondi pri politiko, laboro, moraro de laborista junularo ktp. Interŝanĝas gazetojn, fotojn ktp. NEPRE RESPONDAS!

[REKLAMO p.12] Redakcio de «Leningradski Student» presorgano de Leningrada (urba k regiona) studentaro reprezentanta ĉ. 80 000 proletajn gestudentojn dez. kunligi sin kun la tutmonda studentaro. Ĝi korespondos pri ĉiuflanka studenta vivo: politika, akademia, ktp. Ĉiu korespondanto regule ricevos la jurnalon. Adr.: (USSR), Leningrad, Fontanka 57, komnata 147, Al Redakcio de «Leningradskij Student». — Terorlandanoj adresu ĉion al: Heinz Thieme, Lange Reihe 25 I, Leipzig O 27 (Germ.).

[REKLAMO p.12] 4 FRATINOJ deziras koresp. kĉl. per L, PKI. K-dino Mariana Polgár, K-dino Elizo Polgár, K-dino Lilio Polgár, K-dino Heleno Polgár. — Adreso: Körmendi str. 23, Szombathely (Hungario).

[REKLAMO p.12] K-do Francisko Horváth (kursgvidanto) serĉas koresp. por si mem k por siaj gekursanoj. Adr.: Alŝohegy, Szombathely (Hungario).

[REKLAMO p.12] ★ Komjunularo tutmonda! Ĉu vin ne interesas la vivo de junkomunistoj sovetiaj? Ĉu vi ne scias, ke unu el la gravaj taskoj de komjunularo tutmonda estas forta internacia interligo? Plenumu vian devon! Skribu multnombre por komjunularaj ĉeloj de Petrovka regiono en Kiev. Adr.: Rajkom KSM, Borisoglebska 2, Kiev (USSR).

[REKLAMO p.12] Junpioniroj, Gelernantoj! La 18-an de majo komenciĝos internacia infan-semajno. Ni atendas viajn leterojn, materialojn pri vialanda infan-movado ktp. Resp. garant. Leningrada SAT-peranto. Skribu amase. Leningrad, Demidov per., I, domo de pioniro.

[REKLAMO p.12] El ĉiuj landoj sendu interesajn afiŝojn, ĉu kontraŭreligiajn k kontraŭalkoholajn, esperantajn, ĉu religiajn aŭ faŝistajn, laboristajn ktp.: ĉio estas al ni konvena por granda ekspozicio, kiun ni volas aranĝi en muzeo en Rostock kaj en ĉirkaŭaj urboj. Ankaŭ esp.-lingvajn urbprospektojn ni deziras. Ni rekompence sendos dezirotan afiŝon. — Sendu tuj al K-do R. Graetz, Rostock, Waldemarstr. 17.

[REKLAMO p.12] Esperanta rondo ĉe Pedagogia Instituto placo de K. Marks 2, Ĥarkov, serĉas seriozajn korespondantojn pri edukado, pedagogio, kulturo, politiko. Interŝanĝas pedagogiajn revuojn, fotojn ktp. Nepre resp.

[REKLAMO p.12] Dek geesperantistoj deziras interŝanĝi fotojn, PM, P, PI, bfl., L pri ĉ. tem. kĉl. Adr.: Walter Feller, Waldheim i. Sa., Niederstadt 28 (Germanio). — Skribu multnombre, certa resp.!

[REKLAMO p.12] Por ekspozicio sendu koncizan priskribon de via lernejo, de via pionira taĉm., foton, PI. La plej interesaj L presotaj en Kieva inf. gaz. Sendu tuj! Kiev, ul. Revolucii 16, Budkomos, Kabinet KDR (USSR).

ENHAVO:

paĝo
Pri la solvo de l’ juda problemo en Sovetio 359—60
Por- kaj kontraŭ-militaj agadoj en Estonio 360—61
La nuntempa situacio de l’ nacia hinda movado 361—62
Mortis Vladimir Majakovskij 362—63
La kulioj de la imperiestro 362—63
Postkongresa ekskurso 363
Faktoj sen komentoj 363—64
Tago el mia vivo 364
Esperanto-Servo 365
Sennaciula Liberpensula Paĝo 366—67
Tra Esperantio 367—69
Korespondado, Anoncoj 369—70

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

N.º 293, 15 de mayo de 1930

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

6-a Jaro. N-o 293 — APERAS [S.A.T.] SEMAJNE — Leipzig, 15./5. 1930

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Kolmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerĥner [?]

LA EVOLUO SEN DIO

Historio de l’ evoluo

La evoluo estas doktrino entenanta, ke ĉiuj formoj de la vivo disvolviĝis sekve de laŭgrada alieciĝo el antaŭaj kaj pli simplaj formoj.

Ĉe la antikvuloj.

La grekaj filozofoj Taleso, Anaksimandro, Heraklito kaj Empedoklo havis malprecizan ideon pri la evoluo, inkluzive la vivo kiel devena de la senanima materio, la postvivado de l’ plej taŭgaj, la besta origino de l’ homo. Aristoto kredis je la transformiĝo de l’ specoj. La evoluo estis instruata de la grandaj Atenanoj de l’ antikvo: Leŭkipo, Demokrito, Epikuro kaj precipe Lukrecio, la latina poeto.

Tiam aperis la kristanismo, kun sia malamo kontraŭ la rezonado kaj sia glorado al la kredo. La filozofio transiĝis de Eŭropo al Oriento kaj revenis, kiam la longa klerikala nokto estis forpelita, per la vojo de Hispanio. La regno de l’ kristana teroro daŭris mil jarojn. Estis la Meza Epoko, la Epoko de l’ mallumo. La scienco estis malpermesita: la religio regis kiel supera majstro.

Ĉe la modernuloj.

Meze de tiu ĉi mallumo aperis Koperniko, Galileo, Bruno kaj ili ekkriis: la steloj estas sunoj; la tero ne estas la centro de l’ universo. Vanini venis poste, proklamante la gradiĝon de la vivoformoj. La morto permesis al Koperniko eviti la persekutojn, Galileo reprenis siajn dirojn. Bruno kaj Vanini estis vive bruligataj, la pastroj estis supervenkintaj.

Bekn (Bacon), Dekart (Descartes), Lajbnic (Leibniz), Jum (Hume) distingis konfuze la veron de l’ evoluo. Bufon (Buffon) vidis ĝin klare, sed la timo antaŭ la pastroj devigis lin mensogi. Lia repreno kaj tiu de Galileo estas el la plej humiligaj dokumentoj, kiuj ekzistas. Laplas (Laplace) prezentis la nebul-hipotezon, tio volas diri, ke la planedoj devenas de fajra nebulaĵo. Lajl (Lyell) deduktis de la ŝtonegoj la antikvecon de l’ mondo. Göte (Goethe), Erasmus, Darvin kaj aliaj defendis la leĝon aŭ planon de l’ disvolviĝo, kiel oni diris tiutempe.

Lamark venis tiam kaj li kreis la doktrinon de l’ Evoluo. En la jaro mem de la naskiĝo de Darvin, li atakis maltime la dogmojn pri la fikseco de l’ specoj kaj la speciala kreado. Li la unua asertis kaj provis ĝin pruvi, ke la homo devenas de l’ simio.

Kolektinte pruvojn depost dudek jaroj, Karlo Darvin, en 1859, starigis la veron pri la Evoluo per la publikigo de sia «Origino de l’ Specoj». Hekel (Haeckel), la ateisto de Jena, faris pli ol iu ajn alia por popularigi la verkon de Lamark kaj Darvin: li ellaboris la genealogian arbon de l’ homo, ĝenerale konsentatan en niaj tagoj.

Kia furiozego inter la religiularo! La klerikala reakcio estis preskaŭ unuanima. Eĉ scienculoj partoprenis en la atako. Virĥov (Virchow), kiu ĝoje akceptis unue la Evoluon, deklaris poste, ke «ni ne devas instrui, ke la homo devenas de l’ simio aŭ de alia besto, ĉar tio estas danĝero por la ŝtato». Darvin konkludis sian verkon per tiu ĉi profetaĵo: «La lumo estos farita pri la origino kaj la historio de l’ homo.» Tiu ĉi aserto estis tiel multsignifa, ke la unua germana tradukisto ne reproduktis ĝin.

Necesis duonjarcento al la Evoluo por konkeri la sciencan mondon. En 1922 la Amerika Asocio por la Progresigo de l’ Sciencoj deklaris, ke «ne ekzistas scienca ĝeneraligo, kiu estas pli forte subtenata de la faktaj evidentoj zorge pravigitaj ol tiu pri la organa evoluo».

Resume, la Evoluo estas malkovrita de la antikvaj grekaj ateistoj kaj renovigita de la francaj ateistoj.

La pruvoj pri la Evoluo

  1. La geologio: la atesto de l’ steloj [?]

La unua breĉo en la biblian kredon estis farata de la geologio. La muzeo de l’ naturo, la etaĝoj de l’ tera grundo, entenas la nediskuteblan pruvon pri la vero de l’ Evoluo.

En la tavolitaj rokoj oni trovas la restojn de bestoj kaj plantoj, kiuj ekzistis en la epoko de la formiĝo de tiuj rokoj. En la tute malsupraj etaĝoj oni ne trovas fosiliojn. En la supraj etaĝoj aperas: — unue, la restoj de l’ plej malaltaj vivoformoj — labirintodontioj, limakoj, koraloj — poste la fiŝoj kaj tiel plue ĝis inkluzive la primitiva homo. La intimaj rilatoj ekzistantaj inter la fosilioj de l’ sinsekvaj etaĝoj povas esti klarigataj nur per rekta deveno.

La kontraŭ-evoluistoj liveras nenian klarigon. Kiam la fosilioj estis malkovrataj, la plimulto el la kristanoj insulte mokis pri ilia elterigo, sed kelkaj inter ili klopodis alĝustigi la faktojn al la kredo kaj tiu ĉi provo rezultigis la naskiĝon de l’ monstra doktrino pri la kataklismoj: Dio kreanta la animalojn kaj detruanta ilin per katastrofoj tiaj, kiaj la diluvo, ilin renoviganta en diversaj periodoj, pliboniganta ĉiufoje iom pli la animalojn. Kun Kuvje (Cuvier) ĉe sia pinto, la «repacigantoj» batalis fanatike por la doktrino de l’ sinsekvaj kreadoj, sed estis frakasataj de la geologoj, sub la gvido de Lajl.

La karbo estas konsistigita per la fosiliaj restoj de densaj arbaroj. Kiu

— página 2 —

372 — SENNACIULO

povus nei tion, kiam estas plene videbla la enpreso de l’ folioj kaj de l’ filikoj? Kiu povas konsenti ankoraŭ, ke unukilometra vejno da karbo datas nur de sesmil jaroj? Peco da karbo entenas sufiĉe da dinamito pozitiva por eksplodigi la tutan biblion. La suno estas la fonto de l’ vivo. Se vin tentas la bezono adori, kial vi ne adoras la sunon?

La krettavoloj, kies pluraj havas multe pli ol kilometron da diko, formiĝis el skeletoj de bestetoj demetitaj sur la fundo de l’ maroj proporcie je la diko de paperfolio — t. e. 2,5 centimetroj en mil jaroj.

La Niagara-faloj foruzis 36 kilometrojn da ŝtonegoj. Proporcie je 90 cm po jaro necesis pli ol 30 mil jaroj por atingi tiun ĉi rezulton. Tio do estas la kvinoblo de l’ biblia periodo.

Ĉar oni konas la tempon bezonatan de la uraniumo radioaktiva por dissolviĝi en plumbo, la aĝo de l’ ŝtonegoj estas malkovrita per la rilataj kvantoj, kiujn ili entenas da tiuj metaloj. Laŭ tiu ĉi kemia horloĝo, la mondo aĝas pli ol miliardon da jaroj.

La geologio sufiĉis sola por elpruvi la Evoluon. La historio de l’ ŝtonegoj ne povas esti remetata en dubon.

  1. La disvolviĝo antaŭnaskiĝa

Dum sia disvolviĝo en la ventro de sia patrino, la feto (naskoto) pasas tra la diversaj statoj de animaleco, kiun trakuris ĝiaj antaŭuloj. En difinita momento la feto havas la brankojn de fiŝo, en alia momento ĝi posedas voston pli longan ol ĝiaj kruroj. Je ses monatoj dika felmantelo kovras ĝian korpon. Sinsekve la koro de l’ homa embrio nombras du kavojn kiel fiŝo, tri kavojn kiel reptilio, kvar kavojn kiel mambesto.

Ĉe la vorto «Evoluo» la Enciklopedio Brita rimarkigas: «La fakto, ke birdo aŭ homo pasas tra stato, kie ĝia organizo estas esence tiu de fiŝo, ne havas ekzistrorajton, se oni ne konsentas, ke la vertebruloj teraj devenas de praaj fiŝformaj akvuloj»…

La membroj de grupo el parencaj animaloj similas inter si pli en la unuaj periodoj de sia disvolviĝo ol pli poste. En la unuaj fazoj de l’ naskiĝo, la diferencoj estas sensignifaj. La embrioj de mambesto, de birdo, de serpento havas dekomence similan aspekton. Ĝis la kvara monato de l’ gravedeco la embrioj de l’ homo kaj de l’ simio estas identaj.

Kial nei, ke la homo devenas de estaĵoj kun vosto, kiuj vivis depost miliono da jaroj, ĉar ja neniu homo nuntempa estas dotita je vosta aldonaĵo? Kial la kreduloj ne fondas kontraŭ-embriologan societon?

(Daŭrigota.) Karlo Smith.

El la franclingva gazeto «L’ en dehors» tradukis N. B.

La militistigo de l’ junularo en Italio

Kiel oni scias, la terora reĝimo de l’ faŝismo en Italio povas tiel senĝene k brute estri, subpremi, supervenki la laboristarajn fortojn disigitajn en tiu lando, ĉar ĝi estas bazita sur la diktatura disciplino de l’ faŝistaj partio k organizoj. Musolini bone scias, ke por povi regi absolute, oni bezonas obeeman, al ĉio pretan, spirite zorge preparitan instrumenton. Tial la faŝismo faras ĉion por krei la spiritan atmosferon, en kiu povas flori k prosperi ĝia reg-esprimo, la diktaturo. La faŝista partio estas grupiĝo fermita en si. Ne ĉiu, kiu volas, povas aliĝi. Por ĝin eniri, necesas esti preskaŭ de naskiĝo simpatiinta, plene konsentinta kun la reĝimo. Oni devis esti unue «balilla»¹ de ok ĝis dek kvar jaroj, tiam «avangardulo» de dek kvin ĝis dek ok jaroj, sekve esti ricevinta de sia infaneco fizikan, moralan k politikan edukadon, roman-imitan, kian ja celas la faŝisma doktrino.

[BILDO p.2 | 48,22,67,49] Foto: du knaboj en uniformo de la faŝista infan-organizo, kun ĉapeloj, koltukoj kaj pafiloj, starantaj unu apud la alia.

La idoj de Musolini kiel gvidantoj en la faŝista infan-organizo

Unu fojon jare, kiam la dekok-jaruloj «avangarduloj» finis sian ekiron, plenumiĝas ceremonio nomata la faŝisma kolektado, kiun la reĝimo komparas kun antikva rito el la klasika periodo de Romo, kiam la maturiĝintoj forlasante la duonlongan robon, survestis la viran togon unuafoje. Per tiu aĝo la junaj romanoj fariĝis soldatoj, taŭgaj por servi al la patrio. Saman signifon havas la faŝisma kolektado, kiu ĉi-jare okazis je 27. aprilo per plej granda soleno. Ĉiu avangardulo ricevis la duoblan investon, civilan k militistan sub formo de matrikul-karto k pafilo. Same la kuniga insigno estis donata al li, nome de l’ registara ĉefo, de milici-oficiro, k ĉiuj devis solenpromesi blinde obei la ordonojn de l’ Duce, servi per ĉiuj fortoj, se necese, per sia sango al la faŝismo. Posttagmeze samtempe sur la tuta duoninsulo la okjaruloj estis akceptataj en la «Balilla», dum la pli aĝaj transiris el tiu infan-organizo en la «avangardon». Tiel de unu aĝo al alia la junulo estas envicigata en kvazaŭ-soldataj taĉmentoj.

Pro la ĉiujara ripetiĝo de l’ ceremonio la bazo de l’ piramido, sur kiu apogas sin la reĝimo, larĝiĝas pli k pli. En 1927 eniris 47 mil junuloj, en 1928, 79 mil, en 1929, 85 mil en la vicoj de l’ partio k de l’ milicio. La kontingento de ĉi tiu jaro atingas 95 mil junulojn, kiuj siavice helpos firmigi la regantan reĝimon. Rimarkinde estas, ke ĉi jare la ceremonion priskribita koincidas kun la surmaraj aspiroj de Italio, kiuj esprimiĝis tiel senvuale sur la marŝipa konferenco en Londono. Speciale gravaj solenoj okazis tiel kun la inaŭguro, de novaj kirasŝipoj en la diversaj havenoj ĉe la Adriatika maro. Cetere neniam depost sia pov-akiro la faŝismo malzorgis doni al la junularo la senton pri emo al mar-aferoj. Kvar ekzerc-ŝipoj estis disponataj al «Balilla», k dufoje po jaro la registaro permesas al milo da avangarduloj longajn ŝipveturojn sur la Mediteraneo.

En la faŝisma kolektado de 1930 esprimiĝas la milita forto k la militista karaktero de l’ faŝismo itala, la krima preparado de l’ junularo en Italio por konker-militoj per venenigo de l’ junaj mensoj en atmosfero de ŝovinismo k blindiĝo rilate al tutmondaj aferoj. Tiel longe, kiel la proletaro estas senpova kiel klaso en Italio, la nigraj fortoj de l’ faŝismo povas senĝene furiozi tra la lando, malebligante al tuta generacio klare vidi sian situacion k kolektiĝi en la klasbatalan fronton kontraŭ la komuna malamiko de ĉiuj ekspluatatoj.

¹ Ano de «Balilla», organizo de faŝist-infanoj en Italio.

★

Ĉeeste kun grandaj spiritoj

Kio plej mankas al la socio nuntempe, estas liberaj animoj k firmaj karakteroj. Sur ĉiuj diversaj vojoj estas renkontebla: kadavreca, eklezieca submetiĝo, sufoka maltoleremo de la patrioj, stultiga unuecismo de la socialismoj; ni reiras al la grega¹ (aremaĉa) vivo. La homaro bezonas, ke ĝiaj amantoj kontraŭstaru tian vivkomprenon k ribelu kontraŭ ĝin, se necese.

Romen Rolan (Romain Rolland).

*

Ŝafpaŝtisto ĉiam bezonas kondukantan ŝafon, aliel li devus okaze esti mem ŝafo.

Niĉe (Nietzsche).

*

La kontraŭdiro, la dekliniĝo, la serena malfido, la ironio estas signoj pri sano. Ĉio, kio estas absoluta, apartenas al la patologio.

Niĉe.

*

La patrio estas terure malbela fetiĉo, al kiu homoj oferas siajn vivon, liberon k prudenton.

L. Tolstoj.

¹ Grego = aro da brutoj.

— página 3 —

SENNACIULO — 373

Por- kaj kontraŭ-militaj agadoj en Estonio

(Daŭrigo. Vidu antaŭan n-on.)

2. Militedukado al estonaj junuloj ekster la lernejo

Burĝaj skoltoj k «lupidoj» verŝajne ekzistas en ĉiuj landoj k ĉiuj ilin ankaŭ konas. Ĉe ni estas krome organizo de naciaj skoltoj, eble ni diru — de ŝovinistaj skoltoj, t. n. «jun-forĝistoj». Ili havas preskaŭ saman uniformon kiel skoltoj, ankaŭ samajn leĝojn k ordonojn. Diferenco estas nur en tio, ke la «jun-forĝistojn» oni edukas en pli ŝovinista atmosfero ol skoltojn. Edukantoj kompreneble ankaŭ estas reakciuloj k oficiroj. Al skoltoj k «junforĝistoj» la burĝaj entreprenistoj donas multajn preferojn: ili eĉ multfoje ricevas senpage uniformojn. La nuna klerigministro, apartenanta al plej dekstra k reakcia partio, estas fondinto k gvidanto de l’ skoltmovado en Estonio, sekve kompreneble li aprobas aliĝon de lernantoj al skoltaj organizoj. En multaj lernejoj la lernantoj neskoltoj eĉ estas persekutataj. Tamen la skoltmovado malkreskas. En ĝi aperis lasttempe eĉ kelkaj fenomenoj, kiuj ĝin tute ne montras en bona lumo. Kiel raportas tute neproleta gazeto, en Tartu la skoltgvidanto estis ŝtelisto; krom tio li eĉ estis gvidanta persono en loka Societo por Kristanaj Junuloj (YMCA)! Sed tio ne apartenas al mia temo.

La skoltaj k junforĝistaj organizoj estas por niaj patriotoj malgraŭ tio ankoraŭ tro radikalaj. Ĵus pretiĝis la fundamentaj ordonoj de «junaj agloj». Kiuj ili estas? Jam dum pluraj monatoj oni tamtamis en gazetaro k en radio pri la ideoj de «junaj agloj». Oni intencas organizi tutlandan asocion el junuloj de 9 ĝis 17 jaroj, kiu estu antaŭlernejo al soldat-servado. La tuta organizo dividiĝas en strangnomajn taĉmentojn: nestavoj, akcipitridoj, junakcipitroj, komencantoj, aglidoj, junagloj k junmagistroj. Por atingi la plej superan taĉmenton, oni postulas ekzercojn. Unu postulo ekz. estas: «Devas pafi el militpafilo 10 pafojn!» La «agloj» kompreneble havas uniformon, ornamitan per rubandetoj, bantoj, insignoj, steloj, ktp., por ke ili aspektu pli militistaj! Se en skolta movado tamen ekzistas memagado de junuloj, la «jun-agloj» estos entute edukataj laŭ fajfiloj de oficiroj k hejmdefendantaj instruktoroj. Jam la unua paragrafo de ilia regularo parolas, ke «jun-agloj estas edukataj kiel flamaj patriotoj», k, «ĉiu senvalora, internaciisma balasto forrestu el junagla organizo».

Kompreneble ankaŭ infanojn de laboristoj minacas la danĝero, ke ili povos esti kaptitaj de junagla brilanta ŝajn-oro k ke oni povos eduki ilin je malamikoj al siaj gepatroj-laboristoj, ĉar la burĝa lernejo ja preferas tiun ĉi fiorganizon. Sed ni, sennaciuloj, klopodas ĉiel kontraŭagi iliajn agmetodojn, organizante la laboristajn junpionirajn grupojn, kie ni edukas proletidojn en kontraŭ-milita k kontraŭburĝa pensmaniero. (Finota.)

15 428, Pärnu.

NOTOJ

Laŭ lastatempa statistiko la milionuloj en Granda Britio malpliiĝis nombre preskaŭ je cento dum la lastaj kvar jaroj, sed ilia tuta enspezo malpliiĝis nur je 4 681 376 funtoj sterlingaj (ĉ. 23,5 milionoj da dolaroj). Kontraste kun ĉi tiuj nombroj ni citu la mezajn semajnajn salajrojn laboristajn laŭ Laborministra informo. Dum jaro 1924 laboristoj ricevis 2 funtojn, 16 ŝil., 3 pencojn (ĉ. 10,80 dol.) laboristino havis 1 ft., 7 ŝil., 6 p. (ĉ.8,75 dol); en ŝtatokupo viro perlaboris 3 funtojn, 2 ŝil., 4 p. (ĉ. 16 dol.). Kaj en 1928 la sama perlaboris 3 ft., 3 ŝ., 9 p. En 1924 aliaj laboristoj ricevis 2 f., 11 ŝ., 1 p., en 1928 — 2 f., 11 ŝ., 11 p. En 1924 inĝeniero en ŝipkonstruado akiris 2 f. 14 ŝ., 6 p., en 1928 nur 2 f., 14 ŝ. En ĉiu okazo, kiam laboristino troviĝis en sama okupo, ŝi akiris sufiĉe malpli ol la suprecititaj salajroj.

La nombro de senlaboruloj registritaj en la Laborministeria Oficejo estis je 10. marto 1930: 1 563 800; tio signifas 294 961 pli ol en antaŭjaro je sama tempo.

*

Ĉe la Internacia Labor-Oficejo ekzistas abunda dokumentaro, verkita en 30 malsamaj lingvoj; ĝi okupas 400 oficistojn, respektive apartenantaj al 36 nacioj.

Nu, ĉu do vi kredas, ke tiuj 400 bone pagataj oficistoj deziras la enkondukon k aplikadon de esperanto? Tia «raciigado» okazigus la maldungon el la duono de ili… Estu for normigo k progreso!

2800.

*

La Universala Ligo por Seksa reformo sur scienca bazo invitas ĉiujn interesiĝantojn aliĝi al ĝia 4-a Kongreso, okazonta de 13.—20. septembro 1930 en Vieno (Aŭstrio). Plurlingva prospekto entenas la programon ankaŭ en esperanto. Parolados diversaj konataj scienculoj pri seksreformaj problemoj. Aliĝo por neliganoj: 15 mk. g. (aŭstrianoj 20 ŝil.). Kongres-oficejo: Wien I/15, Postfach 63.

*

En julio de l’ nuna jaro okazos en Moskvo la 9-a Internacia konferenco de revoluciaj ministoj. La prezidantaro de l’ Centra Komitato de Minista Unio en USSR decidis delegi al la konferenco laboristajn reprezentantojn el ĉefaj minejregionoj: Donbaseno, Ekstrema Oriento, Siberio, Baku, Groznij, Kazakstan. La C. K. konsideras dezirinda, ke en la delegitaro eniru ankaŭ reprezentantoj de ŝaktoj k minejoj, ĉe kiuj estas plej bone aranĝita laborista interligo kun eksterlandaj ministoj. Tiuj ĉi reprezentantoj havos konsilvoĉon. Do oni povas esperi, ke la konferencon ĉeestos kelkaj sovetiaj ministoj-esp-istoj, ĉar plej aktive internacia korespondado en Sovetio estas efektivigata per esperanto.

A. Sidorov, Rostov.

*

Kooperativoj kaj 1-a de Majo

En la unuamaja festotago de l’ laboristaro kompreneble la servistaro de kooperativo ankaŭ deziras partopreni. Pro tio ni (temas pri kooperativ-servistoj en Holando) kunvenis k pere de la sekcia sekretario de nia meti-organizo proponis al la estraro de la kooperativa entrepreno fermi la tutan aferon pro la maja festo. Ni opinias, ke entrepreno direktata de laboristoj k servanta nur laboristojn devas partopreni la laboristan festotagon per fermitaj oficejoj k butikoj. La estraro pro ekonomiaj konsideroj nun ne konsentis, starigante komisionon por pristudi ĉi-jare la problemon. Tamen 25 el la servistaro, ĉefe pandistribuantoj, decidis je propraj kostoj ne labori tiun tagon, kion la estraro ne malfavoris. Nun estas mia demando: kiel oni traktas tiun aferon en kooperativoj de aliaj landoj?

E. Zachte (14 562), Amsterdam.

Per la rapida plibonigo al ĉiuj produktiloj, per la senfine plibonigitaj komunikiloj la burĝaro entiras ĉiujn naciojn, eĉ la plej barbarajn, en la civilizon. La malkaraj prezoj de ĝiaj varoj estas la peza artilerio, per kiu ĝi disfrakasas la ĉiniajn murojn, per kiu ĝi venkas la plej obstinan fremdulmalamon de la barbaroj. Ĝi devigas ĉiujn naciojn alproprigi al si la burĝan produktmanieron, se ili ne volas perei; ĝi devigas ilin la t. n. civilizon enkonduki ĉe si mem, k sekve fariĝi burĝaj. Per unu vorto, ĝi kreas al si mondon laŭ sia propra bildo.

K. Marks k F. Engels en «La Komunista Manifesto».

KUN TIU ĈI NUMERO ESTAS EKSPEDATA «LA LERNANTO»

— página 4 —

374 — SENNACIULO

LA TRAGEDIO EN USONA MALLIBEREJO

La lastdata tragedio en la granda kapitalista malliberejo — en Ohajo (Ohio), montras ree la krimojn de l’ kapitalista ordo en akra lumo. Ĉi tie oni tute ne interesiĝas pri la estonto de tiuj, kiuj estas kaptitaj per la estraro k enkarcerigitaj en malliberejoj. Oni rigardas malliberulojn kiel «malbonajn» homojn, k nur deziras forgesi pri ilia ekzisto. Ĉu vi estas krimulo aŭ ĉu vi estas revoluciulo, nenia diferenco: Vi estas perdita homo por la socio, vi ne plu ekzistas…

Ekzemple, K-do Tomaso Muni (Tom Mooney) ankoraŭ estas en malliberejo, ankaŭ Uarn Bilings (Warren Billings); ilia senkulpo estas tute klara k pruvita, sed ili restas dekkvaran jaron en la karcero k nenio estis farata por liberigi ilin. La propagando por ilia liberigo estas tre limigita, nur revoluciemaj K-doj scias pri la krimo de l’ kapitalista ŝtato.

La Ohajo-malliberejo estis konstruita en 1830, por 1500 malliberuloj. Tamen nun ekzistas manko de laboro, multaj laboristoj serĉas netroveblan laboron k ne havante ian asekuron, ili ŝtelas. Negroj estas linĉataj, blankhaŭtuloj estas enkarcerigitaj por longaj periodoj. Tial la karceroj ne plu havas sufiĉan spacon por la kreskanta amaso da krimuloj, k nun ni trovas en la sama ejo konstruita por 1500 homoj, — 4300 malliberulojn.

Tamen ne pensu, ke la ŝtato mem ne havas monon. Tute ne. Sed la politikistoj neniel zorgas pri la «falantaj homoj», ili ege disputas la «malpermeson de alkoholo», ĉar ĉiu trinkas k tial bezonas pli malkostan trinkaĵon. Sed kiun interesas la krimuloj? Ni rigardu la financan staton de la ŝtato Ohajo.

En 1922 (je la lasta kalkulo, nun certe ĝi estas pli riĉa) la tuta riĉo estis $ 18 498 552 000. La jara buĝeto estis $ 40 138 182, k la tuta ŝuldo estis $ 10 milionoj. Certe ili povus pli bone zorgi pri la situacio de malliberuloj, sed ne pensu, ke sataj kapitalistoj estas interesataj pri tiuj homoj, kiuj ne donas profiton. Jes, nun ili estos devigitaj konstrui alian pli bonan, novan malliberejon, ĉar preskaŭ la tuta mondo parolas pri la malbonstato de l’ malliberejo en Ohajo. Tamen ne pensu, ke aliaj malliberejoj estas multe pli bonaj…

Mi jam estis en multaj malliberejoj en Novjorko — la plej progresema ŝtato, k mi povis konstati, ke ĉiu nur estas por firme gardi la krimulon, sed neniu estas bone konstruita por gardi la vivojn de l’ enkarcerigitaj homoj. Ĉio estas malpura, ankaŭ la manĝaĵo, kiun vi ne povas manĝi, eĉ se vi estas malsatega. Por mono vi povas akiri ĉion (pagante trioble pli ol la vera kosto); sen mono vi akiras nenion.

Laŭ la rakonto de unu malliberulo, tumulto okazis tri tagojn antaŭ la brulego (pri kio nenio estis raportita) en la manĝejo, pro la manko de manĝaĵo. Sed laŭ liaj diroj oni sendis noton al aliaj personoj k tiu ĉi noto estis kaptita de l’ gardistoj. Tamen ili akiris gazolinon (flamigeblan oleon) por komenci la krimbruligon, kiu okazis tri tagojn poste.

La malliberuloj jam multfoje plendis, ke ili ne estas nutrataj, ke ili devas pagi por ĉio, — por ricevi manĝaĵon, por akiri lit-kovrilon, por esti rekomendata al pardono (laŭ parolo), ĉar la gardistoj vendas ĉion, kio estas preparita por la malliberuloj.

* * *

Nun la brulego mem. La ĉefgardisto Tom’s (Thomas) laŭ la gazetoj estas la plej sperta. Tamen dum la 15 jaroj, en kiuj li estis en malliberejo de Ohajo, li neniam instruis siajn gardistojn kion fari, kiam brulego okazus. Nenia ŝirmo estis en la malliberejo kontraŭ brulado — ĉar «fajra brigado povas alveni post du minutoj» (laŭ respondoj de Tom’s).

La ĉefgardisto sendis alarmon el la eksteraĵo de l’ malliberejo, tiel perdante tempon. Li ordonis, ke neniu estu liberigata, ĉar li timis, ke multaj uzos la okazon por forkuri.

Kiam la unua brulego estis estingita, du aliaj ekiĝis en aliaj partoj de la malliberejo. Kiam ili estis devigitaj ellasi la malliberulojn, oni ne povis trovi la ŝlosilon ktp. La tragedio — 319 mortigitoj, okazis pro la malzorgado, pro la deziro gardi la homojn malliberaj anstataŭ savi ilin. La kulpo estas en la kapitalisma ordo, kiu kreas tiun monintereson [?] k devigas aliajn pli malgrandajn servantojn — ilojn — gardi tiun ordon. Tamen la gardistoj estas ankaŭ kulpaj pro sia malzorgemo pri la vivoj de malliberigitoj.

Oni nun esploras la tragedion por trovi la kulpajn, la ĉefgardisto estos fordungita ien ajn, ĉar la malliberuloj estas pretaj disŝiri lin pro kolero. Sed oni maldungos lin, kiel ĉiam, kun la honoro, ke li faris sian devon…

SAT-ano 13 835, Novjorko.

[REKLAMO p.4] Al la 70 j. naskiĝdato de Zamenhof (1859—1929) — ZAMENHOF de E. DREZEN — Eldono de SAT — La mondkoncepto de Zamenhof. — Zamenhof kiel iniciatinto kaj teoriisto de esperanto — 49 pĝ. — Form.: 13×17 cm. — Prezo: 0,70 mk. g. — Administr. de SAT Colmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germ.)

PRI KIALO KAJ CELO DE LA VIVO

Filozofia Disertacio

La fama maljuna anarkisto Sebastjen For (Sebastien Faure) faris lasttempe en Marsejlo (Marseille) longan paroladon pri jena temo: «Mi ne plu estas dikredanto, mi kontraŭbatalas la religiojn». Jam de pli ol 50 jaroj la tre elokventa oratoro debatas pri la sama temo, k tiu lia parolado kondukis min al jenaj pripensoj.

Ofte, oftege, oni diskutas pri dio k la eblo de ĝia ekzisto, k ĝenerale neniam oni akordiĝas pri tio. Multegajn diskutojn pri tiu temo mi aŭdis, k mi rimarkis, ke la dikredantoj eliras el tiuj debatoj preskaŭ ĉiam dikredantaj k la ateistoj ĉiam ateistaj. Mi do demandis min: Ĉu estas nepre utile diskuti? Ĉu ne estas tempo perdita? Mi opinias, ke jes, ke nian energion k tempon ni devas utiligi por pli seriozaj aferoj.

Mi renkontis en la vivo bonajn k malbonajn homojn en ĉiuj medioj, en ĉiuj rondoj mi konsekvence opinias, ke ni devas atenti en homo ne ĝian kredon, sed ĝian konduton.

Laŭ mi, tiom longe kiom oni ne povos klarigi la devenon de la homo k ĝian kialon, ĝian estonton aŭ finon, tiom longe kiom oni ne havos pri la universo, la kosmo, sciencan aŭ kontentigan klarigon, oni ne povos tute forigi ĉe la homaro aŭ almenaŭ ĉe parto el ĝi la «mistikan senton». Mi estis tentata diri la religian, sed mi hezitis, ĉar miaopinie religia sento devas nepre ekzisti. Mi klarigas.

Ofte, oni ne akordiĝas, ĉar oni ne taksas la vortojn laŭ sama senco. Ni parolis supre pri dio; nu, petu dekon da dikredantoj, kiujn vi elektos hazarde, ke ili donu al vi skribe difinon pri dio, k komparu poste tiujn difinojn; vi estos tute surprizitaj pro la diferencoj k malsamaj konceptoj. Pri multaj vortoj k esprimoj estas same.

La vorto «religio» originas el la latina lingvo: Religare. Ĝi entenas la prefikson re k la vorton ligare, kiu signifas ligi; tiu vorto etimologie signifas do, kio kunigas, k ĝi entenas en si nenion «dogmecan». Kiam oni demandas min «Ĉu vi estas religiema», mi respondas: «Jes, sed mia religio estas tiu predikata de Jesuo Kristo (se oni allasas, ke tiu viro ekzistis); ĝi estas la universala frateco de la homaro. Kompreneble, ke ĝi havas nenion komunan kun tiuj predikataj de ĉiuj ekzistantaj religioj, kvankam la plej disvastigita el ili, la katolika religio¹, pretendas esti fondita de Jesuo Kristo mem.

Do, kiun ajn ni renkontas, ĉu dikredanton, ĉu ateiston, ni demandu lin: «Kia estas, laŭ vi, la kialo de l’ vivo k ĝia celo? Kion ni devas fari sur la

¹ La aŭtorino iomete eraras tiurilate. — Red.

— página 5 —

SENNACIULO 375

terglobo, sur kiu vole nevole ni vivas? Kian konduton ni devas sekvi? Jen kio gravas, multe pli ol tio, kion vi kredas aŭ neas.

Persone, mi respondas jene tiujn demandojn: «La celo de la vivo estas la eltrovo de ĉiuj leĝoj, kiuj regas la universon.» «La devo de la homo, la konduto, kiun li devas sekvi, estas «fari bonon».

En la universo, ĉio estas leĝeca, ĉio obeas al leĝoj. Kiam oni konstatas novan fenomenon, oni klopodas eltrovi la leĝojn, kiuj ĝin regas. Tio, kio ne estis klarigebla hieraŭ, estas klarigata hodiaŭ, dank’ al la senĉesaj eltrovoj de la scienco. Multaj fenomenoj ne klarigeblaj hodiaŭ, fariĝos tiaj estonte pro la samaj motivoj. Kiam la homo konos ĉiujn leĝojn, kiuj regas la universon, li estos tiam vera mastro de la mondo k tute libera.

Fari bonon estas, por la homo, ĉion fari laŭ siaj kapabloj por malpliigi la suferojn de la homaro k konsekvence pliigi ĝiajn ĝuojn.

Se homo konsentas pri tiuj konceptoj k laŭcele kondutas, estas tute egale ĉu li estas materialisto aŭ spiritualisto.

Kompreneble, ke oni povas multe longe diskuti pri la diversaj manieroj «fari bonon». Laŭ mi, alia trafa difino estas ankaŭ la jena: «Fari bonon estas antaŭ ĉio, ke ĉiu perlaboru sian propran vivon, neniel vivu parazite . . .

Tranĉilo (1255).

EKLUMOJ SUR LONDONON

Certe la angla ĉefurbo prezentas belajn konstruojn allogajn vidaĵojn, tamen por SAT-vizitanto ĝi ankaŭ havas aliajn klarigindajn flankojn. Ni penu do reliefe elmontri kelkajn; por tio hora marŝado tra la civita centro tre bone taŭgos.

[BILDO p.5 | 31,40,63,56] Foto: mallarĝa strato inter altaj domoj, plena de foiraj budoj kun markezoj kaj de multaj homoj.

Foirtago en laborista kvartalo de Londono

Nia komenca punkto, la verda spaco Hajd-Parko (Hyde Park), estas famekonata pro siaj plenaeraj kunvenoj ĉiuspecaj. Vespere, dum bela vetero, adeptoj de politikaj, faŝistaj, religiaj k. s. movadoj, kolektiĝas grupe por disdonadi klerigan lumon. Laŭte, longe la parolantoj penas interesi, persvadi k konvinki la ĉeestantaron; ke ili posedas ĝis forta grado konvinkon pri la propra doktrino, ili okaze evidentigas interbatalante per materialaj iloj. Vespero tie eluzita ne estas perdita, sed ni plueniru laŭ Oksfod (Oxford)-strato.

Ĉi tiu vojo kun la meze kruciĝanta strato de Riĝnt (Regent), entenas plejparte luksaj-butikojn [?], en kiuj laboristo ne kutime elspezas sian monon. Ĉe fino de l’ Oksfod-strato, rektangule, kuŝas Ĉaring Kros Rod (Charing Cross Road), foje interesa; se oni havas kelkajn superfluajn monerojn, tiam el la «malkaraj skatoloj» de arigitaj librovendejoj oni eble elfosos iom ĉifonitan, tamen legindan verkon. Inter multe da trafiko ni nun laŭiras straton de Nju Oksfod (New Oxford), ĝis ni atingas la kunvenejon de la Londona SAT-klubo en Haj Holbon (High Holborn). Ĝi estas ĉambro en la plej supra etaĝo, super banko. Staru ekstere iun sabatan vesperon post la dudeka horo, k se vi ne eksentas elradiitan veron, ni ne estas kulpaj, ni ĉiam penegas.

Preterpasante Haton Gadn (Hatton Garden); kie lokas sin juvel-negocistoj, laŭ elmontrita tabulo ni ekscias, ke inter la diamantoj ankaŭ troviĝas ejo de la diamantoj, verŝajne por spiti tentadon. Alvenante Faringdon-straton ni estas apud Smitfild (Smithfield), granda viandmerkato. Sabate, vespere, oni el butikoj foraŭkcias reston de la viando. Vendantoj laŭde proponas la varon, samtempe frap-frapante per malpuraj manoj la pecaĉon. La ĉirkaŭantaj malriĉulinoj aŭskultas, vigle perokule taksas la valoron de proponataj, sed ĉiufoje atendas la kutimajn prezmalpliigojn, ĉar gravegas, ke ili tre zorge elspezu malfacile gajnitan monon.

Parenteze mi klarigu, ke en Anglio estas ankoraŭ kutimo por kelkaj profesioj uzi atentigan indikilon. Ekz. barbiroj, super la pordo pendigas ruĝe, blanke, blue koloritan bastonegon; en montro-fenestroj de drogistoj vidiĝas tri aŭ kvar botelegoj entenantaj koloritan akvon. Ruĝa lampo ofte staras antaŭ domo de kuracisto, k tri elpendigitaj latunaj pilkoj signifas prunt-donejon. Se iam trafus vin financa krizo, tie oni, kontraŭ depono eble de via libera ĉemizo, pruntos iom da mono. K-do Krjukov en sia normiga artikolo proponas bluan koloron por reprezenti feliĉon, tamen se blua antaŭdoma lampo trafus vian okulon, ne alkuru atendante ekstazan bonvenon, ĝi nur indikas policejon.

De Faringdon en Flit (Fleet)-straton hejmo de jurnalismo kun atmosfero distinge peza. Kompreneble se oni konsideras la amason da kontraŭproletaj mensogoj ĉiutage elŝutataj, tio tute ne mirigas. Kelkaj novaj domegoj nun en stato de konstruado montras, ke ĝi estas profitiga industrio. Alvenante bone konatan vojon Strand ni preterpasas interspace du preĝejojn forigendajn, ili kuŝas meze de la ŝoseo, kaj tiu bela malnova konstruo, antaŭ kiu staras mizerulaĉo vendante alumetojn, estas la «Reĝa Korto de Juĝpovo». Trafalgar-placo, la fino de nia marŝado kuŝas antaŭ ni. Sufiĉe vasta areo kun altega kolono centre je honoro de mortinta admiralo, ĝi jam multfoje estis la sceno por proletaj manifestacioj. Iutage ni esperas, ke ĝi vidos egan manifestacion, kiu signifos enkondukon de nova sociordo. Nia kongreso, al kiu ni bonvenigos ĉiujn, vigle laboru por ties plenumo.

Radeto (10 080).

★

Pecetoj de l’historio k filozofio

La historio de l’ homaro pruvas al ni la fakton, ke la skolastika filozofio kun sia aprioria principo alkondukis la homaron en diktatorecon de l’ pastraro, kun ĝiaj abomenaj rekvizicioj, inkvizicio, krucmilitiroj ktp. Ĉi tiu principo baziĝas sur la individua imago k aserto; ĝi solvas la problemojn sen iuj ajn provoj per la revoj de l’ aŭtoritatulo, kiu proponas la solvon, defendas ĝin kiel sole ne disputeblan rimedon k bonaĵon. Tial tiuj agmanieroj ĉiam kondukas al la ordo de absoluteco k aŭtokrateco . . . Sed la aposterioria filozofia principo de K a n t estas sendube liberala. Ĝi kondukas al la sciado k decidoj pri la problemoj ne per subpremado, sufokado k silentigado al la kontraŭaj pensoj, sed ĉiuflanke kontrolas la faktojn, prijuĝas senpasie ĉiujn elementojn de l’ problemoj, eltiras taŭgajn k raciajn lecionojn, ke ne estu eraroj k perforta tendenco.

Mat. Rib.

★

POR NIA DISTRO

En kunveno de patriotoj

La oratoro: «Ni ĉiam estis pretaj, kiam la patrio estis en danĝero! Tiam ni ĉiam staris . . .» (Voĉo de la salonservisto:) «Ne restu starantaj malantaŭe, sinjoroj, bonvolu iri antaŭen, pli antaŭen!»

Trad. 3018.

Kongresontoj! Ne forgesu aliĝi kiel eble plej baldaŭ al la X-a Kongreso en Londono!

— página 6 —

376 SENNACIULO

[BILDO p.6 | 5,8,93,12] Ornamita titolstrio «Esperanto-Servo» kun desegnitaj figuroj kaj ornamaĵoj ĉe ambaŭ flankoj.

Esperanto-Servo

N-o 33 — 4-a jaro — Gvidanto k kompilanto: O. BÄSSLER, Ebermayer-Str. 8, I, Leipzig C 1 (Germ.) — 15. Mai 1930

EL RUMANIO

Agado de faŝistaj studentoj kontraŭ laborista movado

232 (Esp.-Servo.) La studentaro en ĉefurbo Bukarest kunvokis tutlandan studentaran kunvenon, kiun ĉeestis delegitoj el ĉiuj studentorganizoj. La kunvenintaro akceptis jenajn rezoluciojn: 1. oni devas fermi la landlimojn por ĉiuj fremduloj, ĉar nur tiel oni povas ŝirmi sin kontraŭ enŝteliĝantaj kom. agitantoj; 2. en komuneco kun ĉiuj studentaj organizoj de la lando oni devas fondi «feran armeon». Ambaŭ rezolucioj klare montras, ke ili celas nur batalon kontraŭ laborista movado. Post la kunveno la studentaro manifestaciis, samtempe disdonante flugfoliojn kun teksto: nian amikan manon ni devas doni unu al la alia, ĉar nin ligas noblaj agoj por malvenkigi la filaborojn de agitantoj pagitaj de bolŝevikoj . . . (ĉi afero okazis en komenco de aprilo). Post ioma tempo ankaŭ en Timiŝurbo (Temeŝvar), ripetiĝis tia manifestacio. Antaŭ la universitato la studentoj okazigis kunvenon, proklamante batalon, por malhelpi ke kom. urbkonsilantoj eniras la urbdomon. Ankaŭ en urbo Arad kelkaj faŝistaj patriotaj studentoj (ĉ. 50) kunvenis antaŭ la urba domo k fikriadis: „Jas cu Comunismo» (for la komunismon); ili ankaŭ subtenis la batalon kontraŭ «religiaj persekutoj en Sovetio». Sed la malmultaj scivolemaj aŭskultantoj fajfis k kraĉis al ili. Jen kiel evoluas «demokratio» en Rumanio.

Role.

Tio ja ne estas subpremo . . .

233 (Esp.-Servo.) Angelescu, la ministro por internaj aferoj, donis publikan ordonon rilate al 1-a de majo. La socialdemokrata estraro longan tempon traktis kun li. Ĉiuj surstrataj manifestacioj estis severe malpermesitaj por soc. k kom. Post intertrakto de la soc. estraro fine estis permesita kunveno k parolado en urba arbareto en ĉiu urbo, sed nur por socialdemokratoj. Komunistoj do ne rajtis manifestacii.

Role.

EL BULGARIO

La «lasta» restaĵo de kom. organizoj

234 (Esp.-Servo.) Ĉiam, kiam la polico sukcesis kapti iujn Gek-dojn el la legala movado, ĝi fiere deklaris: nuligitaj estas la lastaj restaĵoj de la komunista konspiro en Bulgario. Sed, ho ve! Ĉiam la kom. organizoj daŭrigis sian agadon. Lasttempe la polico faris novajn «grandegajn» malkovrojn. Arestitaj estis ĉ. 40 Gek-doj (laboristoj, studentoj, unu lernantino ktp.). Preskaŭ ĉiuj el ili estis sovaĝe batitaj en la Direkcio de polico. Al K-do D. Angelov estas rompita la mano. Entute la plimulto el la arestitoj estis tiel akre batitaj, ke la polico tenis ilin ĉe si ĉ. 40 tagojn (la laŭleĝa tempo estas 20), por ke iliaj vundoj malaperos antaŭ ol la Gek-doj estu transdonitaj al la prokuroro. Nun, la 25-an de aprilo la polico jam finis sian laboron k akuzas je partopreno al Komjunulara Unuiĝo k Kompartio 18 personojn, inter kiuj 9—10 kiel organizantoj k la restintaj kiel simplaj membroj. Do, nuntempe, post la «sukcesplena» agado de la fama bulgara polico, ne ekzistas komunistaj organizoj en Bulgario . . . La polico ja opiniis (?!) tiel. Ĉe la malkovro estis malkovrita la nelegala multobliga presejo en la domo de la plej granda bulgara banko. La polico eble opiniis: jam la komunistoj ne havos eblecon presigi nelegalajn alvokojn. Sed, ho ve! — alvenis la 26-a de aprilo, k ĉiuj loĝantoj de Sofia trovis antaŭ siaj pordoj plej diversajn nelegalajn alvokojn okaze de Unua de majo. Estis eĉ io, kio treege ĉagrenigis la policon: krom la alvokoj de la kom. partio k de la Ruĝa Helpo, kiuj estis multobligitaj, estis ankaŭ presitaj per presej-maŝinoj alvokoj de la Komjunularo . . . Kiel vi vidas, certe malaperis post la lasta malkovro «la lastaj restaĵoj de la komunista konspiro».

G., Sofia, 26. 4. 30.

EL FRANCIO

«Libereco» en Francio

235 (Esp.-Servo.) Ĉu vi, tutmondaj K-doj, aŭdis pri afero Almazian en Parizo? Polico enkarcerigis la «fremdulon» Almazian, ĉar iu amiko de Almazian, Rigaudin (Rigoden’), estis murdita antaŭ kelkaj semajnoj. (Tre verŝajne estas, ke polico mem murdis Rigaudin, ĉar tiu Rigaudin, anarkisto, estis miksita kun tuta familio en dummilitaj skandaloj pri Malvy, Caillaux [Cajo’], «Bonnet Rouge» ktp.). Policanoj prezentis kontraŭ Almazian multajn pruvojn. Sed, tute hazarde, advokato de Almazian estis lerta sincera junulo. Hazarde kelkaj talentaj gazetistoj interesiĝis pri tiu polica «eraro». Oni pruvis, ke ĉiuj pruvoj de policanoj ne estis pruvoj, sed mensogoj. Tuta Parizo, k Francio, emociiĝis. Plenplenaj salonegoj kun 5000, 10 000 aŭskultantoj postulis «ĝustan ĝuston», honestan enketon pri tiu afero. Policanoj prezentis novajn pruvojn kontraŭ Almazian, sed tuj tiuj pruvoj montriĝis novaj mensogoj. Protestado de Pariza publiko kreskis. Talentega oratoro Georges Pioch (Ĵorĵ [?] Pioŝ’) skribis, ke oni rekonis la Parizon de Afero Dreyfus (france prononcita Drejfus, germandevena juda nomo Drajfus). Kiel dum afero Dreyfus, dekstraj gazetoj subtenis policistojn k juĝistaron, laŭ la ĉiama burĝa principo: «plej bone kondamni senkulpulon, ol konsenti ke policanoj k juĝistoj eraris». Fine maldekstra gazetaro venkis. Almazian estis liberigita. Sed . . . Sed, dum la tuta maldekstra gazetaro amuzigas la francan publikon pri la senkulpeco de la sola Almazian, centoj da nekulpuloj suferas en armeaj, koloniaj k metropolaj karceroj. Pri senkulpeco de tiuj malliberuloj «maldekstra» demokrata k dem.-socialista gazetaro ne protestas: ĉar tiuj senkulpuloj estas komunistoj.

J. F., Parizo.

EL USONO

Egalaj ŝancoj por ĉiuj homoj

236 (Esp.-Servo.) En ĉiutaga usona gazeto aperis tipa anonco, kiu klare montras, ke la kapitalismo preferas junajn fortojn, ke ili nur cedas ĉi-foje certagrade, ĉar ili nepre bezonas administrantojn. La anonco tekstas: «La Granda Atlantika k Pacifika Teo-Kompanio, kiu havas plej grandajn podetalajn spicistojn en la mondo, bezonas spertajn spicbutikajn k viandvendejajn administrantojn. Oni devas posedi sekvantajn ecojn: Petanto devas esti blankhaŭtulo, posedi almenaŭ kompletan altlernejan edukadon, preferas homon edziĝintan, devas posedi kontentigan rekordon de kontinua servo k devas esti enloĝanto de (urbo) Los Angeles aŭ de proksimo por ĉeesti ĝustatempe. Ĉiuj spicbutikaj administrantoj devas posedi plenan konon de prizorgo k manuzo de freŝaj fruktoj k vegetaĵoj. Ĉiuj viandvendejaj administrantoj devas posedi bonan rekordon rilate volumenon k profitofaron. Neniu petanto estos konsiderata, kiu havas pli ol 35 jarojn. Relegu la kondiĉojn k se vi ne posedas niajn bezonaĵojn, ne malŝparu vian k nian tempon. Ĉiujn petojn oni nur sendu per poŝto; ni ne atentas personajn petojn. Se via letero estas kontentiga, ni aranĝos intervjuon en proksima estonto.»

J. E., Los Angeles.

EL SOVETIO

Viktimo de religia fantikeco

237 (Esp.-Servo.) La gepatroj de Klavdio Semenova en urbo Gorohovec, kiuj malliberigis nomitan filinon (legu raporton 217 en antaŭlasta n-o), nun estas kondamnitaj de distrikta juĝejo en Vladimir. La verdikto ekzilas la estintan faman ŝipkomerciston Semenov kun lia edzino post limojn de l’ distrikto dum 5 jaroj k konfiskas ilian tutan havaĵon. (Certe tiu verdikto estas plenjusta, sed ŝajne eĉ tro humileca — la kompilanto.)

Sidorov, Rostov/Don.

— página 7 —

4 LA LERNANTO

mezo, kiam la suno brulis per sia plena forto, la mastro de l’ azeno kaj la vojaĝanto haltis kaj disputis pri tio, kiu profitus el la ombro, kiun donis la korpo de l’ besto.

— Mi luigis al vi mian azenon kaj ne ĝian ombron, diris la unu.

— Ne, kontraŭrespondis la alia, mi faris negocon pri la tuta besto . . .

En tiu momento Demosteno interrompis sin, kaj la amaso, vive interesita, postulis per laŭtaj krioj la daŭrigon kaj la finon de l’ historio.

— Nu, kio! ekkriis tiam Demosteno, — la ombro de azeno interesas vin tiagrade, kaj, kiam mi parolas al vi pri viaj plej karaj interesoj, vi apenaŭ konsentas min aŭskulti!

La Atenanoj komprenis la lecionon, sed neniam eksciis la finon de l’ historieto!

M.

KIEL MI FARIĜIS ESPERANTISTO

En jaro 1909, en novembro, venis mia edzino hejmen el la laborejo (mi memoras, ke ni manĝis terpomojn kaj haringojn), kiam ŝi ekparolis pri nova lingvo, esperanto. Mi neniam aŭdis pri ĝi. Ŝi sugestis, ke ni vizitu samvespere esperantan lernrondeton. Alveninte, ni trovis dek gelernantojn. Ni aĉetis lernlibron por dudek fenigoj. Dum tri vesperoj ĉiuj venis, poste nur tri, fine mi restis sola kaj mi estis devigata lerni esperanton hejme kun mia edzino. En decembro 1909 mi komencis korespondi. La tuta mondo estis malfermita al mi, dank’ al nia kara majstro d-ro Zamenhof.

Kaj poste dank’ al nia fervora esp. pioniro Julius Pacelt (Patzelt) el Obergrund en germana parto de Bohemio, kiu mortis dum la milito en aĝo de 69 jaroj, kaj al kiu mi konservas bonegan memoron kiel tre kapabla esperanta instruanto. Lia patro Antono Pacelt, ĉe kiu li lernis fari veluron kaj horloĝojn, estis tre klera kaj humana homo. La filo lernis stenografion, volapukon, poste esperanton. En sia metio li konstruis mem telefonojn, elektrajn horloĝojn ktp. Kiel bona biciklisto, li ofte laboris malproksime en Bohemio, Moravio kaj ĉe la hungara limo, dum monatoj; li ofte biciklis 150—220 kilometrojn dum unu tago. Multajn esp. grupojn li fondis en Bohemio, ankaŭ en Saksio, en la limregiono. Se Pacelt ne venus al Valtersdorf, mi kredas, ke mi ne estus lerninta esperanton en 1909. Tial li estis mia vera esperanta «patro».

Ĉiutage mi lernis novajn esp. vortojn. En jaro 1922 mi eksciis, ke ekzistas SAT, de K-do Boras el Hispanio, kaj tiel mi aliĝis al SAT. Poste mi konatiĝis kun K-do Ŝerbaŭm, kaj ni interparolis pri fondiĝo de Orient-Saksia distrikto (1923). Ni havis bonan sukceson dank’ al K-do Guhr k: a. En la ĉefkunveno de SAT-anoj el la orient-saksia distrikto en decembro 1928 ĉeestis 39 K-doj.

Ni ne forgesu, rikoltante sukcesojn hodiaŭ, la malnovajn pionirojn, kiuj preparis la kampon por nia laboro, kaj inter ili senlacan propagandiston J. Pacelt.

1225.

Por nia Distro

Solvoj el la antaŭa n-o:

Lilio, oleo, naiva¹, depeŝo, oazo, nei, orgeno. LONDONO—LEIPZIG.

Ŝercenigmoj: 1. Ĉar ĝi estas bal-kono (balkono). 2. En tiu kaj la alia gravan lokon okupas barb-aro (barbaro). 3. Kiam ĝi estas bas-tono (bastono).

Ĉevaliro

Per ŝakluda ĉevaliro legu la sentencon entenitan:

[BILDO p.7 | 54,28,91,50] Mane desegnita krado de 5 × 4 kvadratoj kun silaboj por la ĉevalira enigmo; la kvadratoj supre maldekstre kaj malsupre dekstre estas strekitaj.

▨ la nan ta en
dro ter’ ĝu sk Le
vaŭ’ [?] ta de mi sa
la ĵer’ [?] mal vi ▨

13 794.

Ŝercenigmoj

  1. Kial foiro iel similas fundamenton?

  2. Kiu muzika instrumento estas samtempe dancvespero?

  3. Per kiu oficiala dokumento oni povas ĉerpi ŝmiraĵon por ŝuoj?

1116.

H u m o r o

Hebreo kun fileto preteriras la sinagogon. «Kio estas tio?» la fileto demandas. «Tio estas domo de dio!» La knabo ekmiras: «Domo de dio . . . ĉu do dio loĝas en ĝi?» «Jes.» «Sed en la lernejo oni instruas al ni, ke la bona dio loĝas en ĉielo?!» «Certe, tie li loĝas ankaŭ!» «Jen» konkludas la malgrandulo post mallonga medito, «en ĉielo li loĝas kaj malsupre li havas sian negocejon.»

Elgerm. 3018.

*

Senelira situacio

— Nia administranto troviĝas en senelira situacio.

— Ĉu mankas mono en la kaso?

— Ho, tio estus ankoraŭ tolerebla. Oni lin malliberigis.

(13 354.)

*

La geedzoj

L i : Mi estis freneza, kiam mi edziĝis kun vi!

Ŝ i : Jes, vi estis freneza, sed mi kredis, ke vi fariĝus pli bona.

D. G. (15 030).

¹ Erare ne presiĝis en apr. n-o la silabo VA, necesa por formi ĉi tiun vorton. La legantoj tamen certe divenis ĝian neceson kaj trovis la ĝustan solvon.

— página 8 —

(Eldonkvanto 10 000 ekz.)

5-a Jaro. N-o 5 ★ MONATA ALDONO AL SENNACIULO ★ 15. V. 1930

La Lernanto

Redaktejo: 14, av. de Corbéra, Paris XII-e | Administrejo: Kolmstrato 1, Leipzig – O – 27

Gnaŭ-ventrego kaj Gnaŭ-ventreto

En iu vilaĝo estis du hundoj, unu el kiuj ne povis sin teni pro graseco, kaj la alia ne estis plu vivonta pro malgraseco. Oni nomis ilin Gnaŭ-ventrego kaj Gnaŭ-ventreto.

La unua ankoraŭ ne sentis iam malsaton; la dua ne sciis ankoraŭ tion, kio estas sati. Laŭŝajne la hundoj ne scias tiujn aferojn per la libroj.

[BILDO p.8 | 27,38,72,65] Desegnaĵo: maldika knabo staras apud lignaj tabuloj; ĉe liaj piedoj kuŝas malgrasa hundo kun levita kapo; malsupre dekstre la subskribo de la desegnisto.

Iam la dika hundo, dum li¹ manĝis ĉe la sojlo de sia mastro, admonadis la maldikan hundon. Li diris al li la plej malagrablajn insultaĵojn, kiujn oni povas diri al hundo. Li alnomis lin mondvaganto, senorelulo, fiulo, akarulo, filo de lupino, kaj mallaŭdis lin, ĉar li ne havis kolringon.

Li montris al la alia ostojn de bovido, de ŝafo, de porko; eĉ ostojn de kokino li montris al li dirante:

— Vi ne meritas ĝin, favulo!

* * *

La malgrasa hundo estis tiel maldika, ke li ne povis stari kaj mankis al li fortoj por respondi.

Vundita de ŝtonoj kaj bastonoj, kovrita de unu sola vundo, li englutis sian salivon pro malsato, kaj al li tremis la senharaj kruroj; kaj kiam li volis levi la kapon, ĝi falis tuj.

Liaj encerbaj [?] okuloj nur petis al alia, ne predikojn, sed oston, osteton por ne malsatmorti; ili esprimis, ke lia vivo nur dependas de sensignifa osteto.

Sed la alia, trempita de enhejma moralo, daŭrigis la predikadon rigardante lin per sangaj okuloj. Estas nekalkulebla la kvanto da insultoj, kiujn povas diri ĉiamsata hundo al ĉiamfastanta hundo: nu, ilin ĉiujn bojis tiu al ĉi tiu. Li nur sciis tro manĝi, tro insulti, tro sin laŭdi kaj denove manĝadi.

Tamen estas kredinde, ke la dika hundo havis, kiel ĉiuj hundoj, bonan, ne tre malmolan koron rilate al la intencoj, sed nur li prokrastis la helpon por pli poste: tio estas — por neniam. Ĉar ĉiuj, kiuj prokrastas helpon, lasas ĝin por tempo kiam jam ne estas per kio helpi, aŭ kiun.

La fakto estas, ke la maldika hundo, kun pli kaj pli kaviĝintaj okuloj, ekmortis, nepre ekmortis, dum la alia daŭrigis montri al li ostojn kaj diri, dum li manĝis:

— Vi ilin ne meritas, favulo.

Tiumomente pasis gardisto kaj — —

Sed nun ni devas averti, ke, ĉar en la vilaĝo estis kelkaj rabiaj hundoj, al tiu gardisto estis ordonite ĵeti ve-

¹ Intence estas uzata li, anstataŭ «ĝi», kvankam temas pri besto, kies sekso ne estas klare difinita; ĉar en tiu parabolo, neevitebla, trudiĝas al nia cerbo la komparo kun homo. Red.

— página 9 —

2 — LA LERNANTO

nenitan kolbason al ĉiuj hundoj troviĝantaj sur la strato sen buŝumo.

Do, pasis la gardisto kaj ĵetis kolbason, kaj — — —

Ĉiam la grasuloj, kvankam kutimitaj manĝi, agas kvazaŭ ili havus pli da malsato ol la malgrasuloj alkutimitaj ne manĝi; kaj en tiu okazo la regulo ankaŭ plenumiĝis.

Kiam la maldika hundo ekpensis leviĝi, jam la grasa estis englutinta la magistratan kolbason, flustrante:

— Tion vi ne meritas, favulo!

* * *

Kaj tie restis mortintaj ambaŭ, unu sur ventro kaj la alia sur dorso, pro ventra krevo, respektive pro ventra sekiĝo. Tie finmanĝis Gnaŭ-ventrego kaj finfastis Gnaŭ-ventreto.

Kiom ofte okazas tio, pli ol inter la hundoj, inter la homoj, malgraŭ la homa supereco!

El la «Paraboloj» de Meabe tradukis V. Moreno (13 587).

1-a de majo 1930

Ne ploru, mia infano, Pro la mizero premanta, Vi petas «iom da pano» Kun voĉo tremanta.

Ne plendu, mia karulo, Rigardu ruĝan ekflamon Sur horizonto, — makulo Enmeze signas la dramon.

La ruĝa brilo potenca: Jen nia fronto proleta; Makulo nigra, sensenca, Nur la burĝaro et-eta.

Foriĝos aĉa makulo, Tre baldaŭ ruĝo ja venkos, Neniam plu ĉi-rabulo Proletojn fie sklavigos.

La reĝoj, pastroj kaj burĝoj, Miksaĵo krime trompanta, Pereos sange per skurĝoj Proletaj, plu ne rabanta.

Kuraĝe levu la kapon, Ne taŭgas ploroj kaj plendoj. Neniam trovos kompaton Prolet’ en luksaj burĝtendoj.

J. P., horzono 1.

Nur tiam vi rajtas paroli pri sukceso, kiam el via kurso rezultas aliĝoj por SAT kaj abonoj por «S-ulo».

LINGVAJ NOTOJ

(Respondoj al demandoj)

  1. Ĉu dikajn gutojn en la frazo Pluvas dikajn gutojn estas rekta komplemento? Pluvi estas nepersona verbo; en la frazo troviĝas neniu, kiu faras agon, nek troviĝas prepozicio.

Pluvas estas tiel nomata nepersona esprimo (pli ĝuste sensubjekta esprimo), ĉar la subjekto, la aganto (— ĉu persono, ĉu aĵo —) ne estas esprimita. Same: Neĝas, hajlas, fulmas, tondras; frostas, degelas; estas varme k. s.

Sed la subjekton oni povas alpensi kaj ankaŭ esprimi. Ekzemple: La nubo pluvas, la ĉielo neĝas; la glacio degelas; la aero estas varma. Ĉe Ŝekspir (Shakespeare) en «Reĝo Lear» (Lir) ni legas: …la pluvo, ĝi pluvas ĉiun tagon.

Ankaŭ objekton (rektan komplementon) oni povas alpensi k esprimi ĉe tiaj verboj, kvankam ĝenerale oni rigardas ilin kiel netransitivajn; ekzemple: Pluvas dikajn gutojn, neĝas grandajn flokojn; metafore: (la arboj) neĝas florojn kaj en iu fabelo pluvas eĉ talerojn aŭ dukatojn; post la sukcesa ofensivo pluvis ordenojn, sed sur la kaptitajn malbonfarintojn hajlis malbenojn kaj batojn. Tiaj esprimoj egalmaniere troviĝas en naciaj lingvoj. Precipe en la familiara lingvo oni trovas kun rekta komplemento ŝercajn parolturnojn por tre forta pluvo: angle it rains cats and dogs = pluvas katojn kaj hundojn; germane es regnet Bindfaden = pluvas fadenegojn; france il pleut des hellebardes = pluvas halebardojn.

Tio estas nenio eksterordinara, ĉar ankaŭ al aliaj ĝenerale netransitivaj verboj oni povas doni objekton (rektan komplementon); ekzemple: Li iris la malĝustan vojon; ŝi neniam vivis sian propran vivon; la aviadisto flugis grandan spiralon super la urbo. Frundsberg diris al Luter (Luther) antaŭ ties iro al la Imperia Kongreso en Vorms (Worms): Monaĥeto, monaĥeto! Vi iras malfacilan iron!

La permeso, uzi en konvenaj kazoj la akuzativon anstataŭ prepozicion kun nominativo tre plivastigas tiajn eblojn; ekzemple: ridi, moki iun (= pri iu), memori ion (= al, pri io), rajdi bonan ĉevalon (= sur, per bona ĉevalo), ĝoji la vivon (= pri, pro la vivo). Ankaŭ la frazojn kia pluvas dikajn gutojn k. s. oni povas klarigi al si kiel anstataŭaĵon de prepoziciaj esprimoj kia pluvas per dikaj gutoj. Simile ni trovas ekzemple en la latina lingvo sanguine pluit = pluvas per sango kaj sanguinem pluit = pluvas sangon; la franco diras kun prepozicio il neige à gros flocons = neĝas per grandaj flokoj, dum la germano preferas en tiaj esprimoj ĉiam la akuzativon.

En ĉiuj tiaj frazoj oni povas rigardi la vortojn en akuzativo kiel rektan komplementon de la verbo (predikato).

En la frazoj, en kiuj rekta komplemento sekvas la vortojn pluvas, hajlas, neĝas, ĉi tiuj havas en si la signifon de amase ellasi, lasi

— página 10 —

LA LERNANTO — 3

malsupreniĝi, faligi (gutojn, flokojn, dukatojn, batojn). Sed en naciaj lingvoj, ekzemple en la supra Ŝekspir-citaĵo, ni trovas tiujn vortojn ankaŭ kun nominativaj subjektoj, kiuj ne permesas la nomitan signifon, sed postulas subkompreni la ideon de mem amase malsupreniĝi, fali. Ekzemple: latina res pluit = io(m) pluvas; germana Schutt und Staub regnete auf ihn (herab) = rubo kaj polvo pluvis sur lin; Hunderte von Steinen hagelten auf sie nieder = centoj da ŝtonoj hajlis sur ilin. Ĉar miskomprenoj el tio ne estiĝas, oni povas atribui al pluvi, neĝi kaj hajli ambaŭ montritajn signifojn.

Dum en la frazo Ne pluvis varmego: estis …flamoj kiuj…malsupreniris… (Paĝoj el la Flandra Literaturo 127/29) ni trovas klare la duan signifon, la zamenhofa traduko Mi pluvigos tre grandan hajlon (Eliro IX, 18) ebligas du analizojn: 1. Mi igos, ke pluvas tre grandan hajlon kaj 2. Mi igos, ke pluvas tre granda hajlo. La dua, kiu entenas ankaŭ la duan signifon de pluvi, ŝajnas al mi la pli natura.

D-o W. Lippmann Direktoro de la Sekcio: Gramatiko ĉe la Esperantista Akademio.

La zorgo pri la forkurinto

(Laŭ Bobinska: Pioniroj)

La pioniroj konis tre bone sian lagon. La malhelaj nuboj venantaj de oriento antaŭdiris nenion bonan. Kaj la hirundoj flugis tre malalte super la akvo.

— Kion fari? maltrankviliĝis¹ Mitka, — tiu ĉi frenezulino certe ne havos la forton por remi ĝis la urbo². Se almenaŭ ŝi havus la ideon pasigi la nokton sur la insulo…

— Vi pensas! ŝi volas certe iri ĝis la celo, atingi la urbon.

— Oni devas helpi al ŝi, proponis Katka.

— Mi scias bone, ke oni devas; sed kiel? Mi ne povas lasi vin foriri solaj³; kaj mi mem ne povas forlasi la tendaron por la nokto antaŭ la fulmotondro.

— Ni foriros solaj, deklaris firme Vanka.

— Mi ne lasas vin foriri! Kaj krome, en tiu ĉi malgranda barketo!

— Kion do fari tiam⁴?

Mitka estis kvazaŭ batita kontraŭ la kapon⁵.

La knaboj penis lin konvinki.

— Sed nenio okazos al ni, pensu! insistis Katka. — Ni foriros triope, mi, Juk kaj Vanka. Ni naĝas ĉiuj kiel fiŝoj.

— Estas eĉ pli bone ol sur la malgranda barketo, oni alvenos pli rapide.

— Jes, la unua granda ondo ĝin renversos.

— Ne diru tion!

— Pensu sole⁶, ke Amiutka dronos! preskaŭ ploris Tamarka.

— Vidu, vidu, ŝipo! ekkriis subite Juk.

— Kie? Kiu⁷ ŝipo?

Jen ĝi venas al ni, oni vidas la fumon!

Ĉiuj vidis distinge la fumon kaj eĉ la kamentubon de la ŝipo.

— De kie ĝi venas? Tamen ne estas dimanĉo hodiaŭ.

— Estas sendube inĝenier-ŝipo, diris Mitka post inspekto.

— Ĝi venas rekte al ni.

— Eble ĝi haltos?

— Sendube al ili estas sciigite⁸, ke la fulmotondro rompis la digon, kaj ili venas por vidi surloke.

— Ili reiros eble poste al la urbo?

— Oni povus rekapti Amiutka’n!

— Kaj se ĝi ne haltas?

¹ Aŭ: ekscitiĝis, zorge demandis sin M. ² Aŭ: ĝisremi la urbon. ³ T. e. = Mi ne povas permesi, ke vi foriru solaj (adjektiva formo -aj, ĉar ĝi rilatas al vi, ne al la verbo de l’ frazo). ⁴ Aŭ: sekve. ⁵ Ankaŭ: M. ne sciis konsilon nek eliron. ⁶ Ankaŭ: nur; oni povas aldoni kompletige: pri tio (ke…). ⁷ Ne: kia ŝipo? ĉar la demando pri la kvalito (de la ŝipo) povas sekvi nur post certiĝo pri la ekzisto de iu ŝipo mem. ⁸ Aŭ: sendube oni sciigis al ili; ankaŭ: …ili estas atentigitaj, ke…

ANEKDOTOJ

Virindisputoj

Eksterordinara okazo estiĝis en la funebre lumigita kapelo, kie ripozis la kadavro de l’ sinjoro Aleksandro Garce de la Pena, riĉa meksikia farmisto, kiu estis transdoninta sian animon al dio meze de la ploradoj de siaj kuncivitanoj.

Dum oni recitis la mortpreĝojn kaj la vidvino ploris apud la malferma ĉerko, virino, Anno Mario Rozales, kiu pretendis esti la unua edzino de l’ mortinto, eniris kun bruego kaj provis forlogi sian konkurantinon.

La du «vidvinoj» interŝanĝis akrajn vortojn, kaj, malgraŭ la klopodoj de l’ ĉeestantoj, por ilin trankviligi, ekinterbatalis.

Sed, subite, s-o Garca de la Pena, kiu, fakte, suferis nur je letargia dormo, ekvekiĝis, malfermis la okulojn, kaj, eksidiĝante en sia ĉerko, demandis pri la kaŭzo de tiu tuta bruego.

Teruregitaj pro tiu ĉi neatendita interveno, la du virinoj forkuris laŭtigante panikajn kriojn. La novaĵo pri la «reviviĝo» disvastiĝis rapide tra la urbo, spireganta amaso sieĝis la domon, postulante vidi la «mortinton». Centoj da policanoj k fajrobrigadistoj alkuris por ĉesigi la tumulton.

Kio koncernas la reviviĝinton, li, demandite pri la misteraj cirkonstancoj de sia vekiĝo, kontentiĝis respondi:

— Ĉiuj, kiuj ĉeestis la scenon, komprenos facile, ke disputo inter du ĵaluzaj virinoj sufiĉas por veki mortinton! D.

La ombro de l’ azeno

Iun tagon, kiam Demosteno, de la alto de l’ tribuno, provis altiri la atenton de l’ atena popolo al gravaj demandoj, li ne sukcesis aŭskultigi sin. Li havis tiam la ideon komenci la sekvantan reciton:

Junulo estis luinta azenon por iri de Ateno al Megaro. Estis somera tago; ĉirkaŭ tag-

— página 11 —

SENNACIULO — 377

[BILDO p.11 | 9,7,89,18] Kapbendo de la junulara paĝo: inter du kvinpintaj steloj kun la literoj «SAT» staras du junuloj kun flirtantaj flagoj; meze la titolo «JUNULARA PAĜO» kaj sube «SUB LA KONTROLO DE LA JUNULARA SEKCIO DE S.A.T.»; subskribo «SAMBS».

JUNULARA PAĜO

SUB LA KONTROLO DE LA JUNULARA SEKCIO DE S.A.T.

Redakcia adreso: A. SCHWARZ, Lerchenstrasse 14, Neckarsulm (Germ.)

IO EL LA DORTMUNDA JUNULTRIBUNALO

Eble ne estas la multnombraj justeceraroj k tiuj sur ili bazitaj erar-juĝoj, kiuj estigis la profundan abismon inter juĝado k popolo. Tiel longe kiel la homo vivas, li eraras, sed daŭre li ankaŭ serĉas kiel eble plej bonajn garantiojn por eviti erarojn. Ĉar nun ĉe la pun-juĝado la homa honoro estas en danĝero, plej ofte ankaŭ la ekzisto k eĉ la vivo, estus devo, ĝuste pro tio, certigi al si la plej vastan ŝirmon. Estas procedo inter kulturhomo k lia juĝado, kiu devas trapasi la fazojn de la timo, miskompreno, arogo k fremdigo. Senponta abismo estiĝas tie, kie la formala juĝado ekkaptas per sia danĝera, kaŝe spinita araneaĵo tiujn, kiuj pro iu ajn malfeliĉo hazarde venis en ĝian proksimon. Ĉi tie oni kruele sentas la «justan juĝadon» laŭdire faratan je la nomo de l’ popolo, kiel fremdan al popolo maljuston, al kiu oni nur povas kontraŭmeti necedeman malaprobon. Kaj tia juĝado domaĝas multe, ĝi estas sufiĉe forta por detrui la konfidon k solidaron ĉe la koncerna persono.

Sed mi ne volas pritrakti ĝenerale la aferon, sed speciale skribi pri junuljuĝejo. Al tiaj juĝkunsidoj ne estas ĉi tie allasataj publikaj aŭskultantoj. Nur rajtas aŭskulti reprezentantoj de katolika, protestanta k urba junulzorgado, depost kelka tempo ankaŭ tiaj de liberpensulaj organizoj.

Je la naŭa matene ni eniris la salonon. Du skabenoj jam ĉeestis. Ankaŭ la juĝisto alvenas sammomente. Ili intersalutis per manpremo. La juĝisto surmetis nigran, mezepokan robon, kun larĝaj manikoj. La strangan nigran ĉapon li ne surmetis, ĝi kuŝis antaŭ li, sur la tablo. Li sidiĝis meze ĉe la tablo k ambaŭflanke la skabenoj. Ili juris je la nomo de dio, komence de la kunsido. Krom ili sidis ĉe la sama tablo la prokuroro k protokolisto de la juĝejo. Oni nun venigis la akuzanton k akuziton k pritraktis jenon:

Junulo el metilernejo estis punata de sia instruisto arest-resti en la lernejo. Por tio la punatoj devas veni dimanĉon posttagmeze en la lernejon. La instruo tie jam komenciĝis. Unu lernanto alvenis tro malfrue, portante la ĉapon ankoraŭ sur la kapo. La instruisto demandis lin, kial li malfruiĝis. La respondo estis: «La tagmanĝo ne estis preparita pli frue.» — «Kial ci ne forprenis la ĉapon de via kapo, ĉu ci ne scias, ke tion ci devas fari tuj en la koridoro?». La lernanto respondis: «Tio ne gravas, tio estas mia afero.» Nun la instruisto rigardante al la aliaj lernantoj demandis: «Ĉu vi jam foje vidis tian idioton?» Ĉiuj ridis. Sed la lernanto pro tio ekscitiĝis k respondis enpoŝigante la manojn: «Jes, mi estas sama idioto kiel vi.» La instruisto ekscitita, pensante, ke la junulo elpoŝigas tranĉilon, volis bati lin; sed apenaŭ li levis la manon, li jam mem estis ricevanta tian vangofrapegon de la junulo, ke la signoj estis videblaj dum kelkaj tagoj. Poste la junulo ploris, la instruisto iris al li k ambaŭ repaciĝis.

Kompreneble la instruisto iris al la patro por plendi. Ankaŭ tie, forlasante la patron, li promesis nenion plu entrepreni en la afero. Tion li pensis, sed ne liaj kolegoj k la direktoro. Alian matenon ili aŭdis pri tio, vidis la ŝvelintan vangon k diris, ke tion li ne devus toleri. La direktoro alvenigis lin, por priparoli ĉion. Li konstatis, ke tia faro kontraŭas la disciplinon, ke oni nepre devas akuzi la koncernan junulon, ke estas sentaŭgulo, kiu daŭre pekas ktp. Antaŭ la juĝisto la instruisto akcentis, ke li antaŭ tiu tago ne konis la lernanton k estis devigita de la direktoro akuzi la lernanton.

Sed tio verŝajne ne plaĉis al la prokuroro, kiu diris: «Ni devas gardi k ŝirmi lernejon k aŭtoritaton. Pli ol iam ni bezonas la lernejon disciplino devas esti; kio okazus, se ni ne punus lin?» Rigardante la junulon li diris: «Unufoje vi jam estis punita» (ĉar li veturis per aŭtomobilo de l’ patro ne havante ekzamen-ateston, laŭ diro de sia patro). Ĉi lasta nun rakontis, ke la propra instruisto ne povas harmonii kun la filo, ke li jam kelkfoje petis sendi lian filon al alia instruisto, sed ke tion oni ne permesas. Li nun postulas liberigi lin de la lernejo, por ke ĉio finiĝu. Ili ne fintraktis la aferon, ĉar la juĝisto ne certe sciis, ĉu estas permesate bati aŭ ne, en metilernejoj.

La juĝisto estis konvinkita, ke la lernanto malĝuste agis, sed ne esploris, ĉu necesas aŭ justas en lernejo diri al lernanto «ci estas idioto». Mi ne kredas, ke tiaj vortoj helpas bone eduki junulon. Krom tio, ĉiu eble mem spertis, ke kelkfoje instruisto ankaŭ diras ion kontraŭ la disciplino aŭ agas kontraŭ ĝi, tamen nepunate, ĉar plenaĝulo li estas k pensas rajti fari ĉion. Sed junulo neniam peku kontraŭ disciplino! H. F. (13 563), Germanio.

Alvoko al junpioniroj de l’tuta mondo!

Karaj Gek-doj! Ĉiulande kreskas nia juna armeo, k ĉie ni estas egalaj en niaj ideoj k sentoj. Tio estas nia forto. Ni konas nian komunan malamikon, k ĉiam estas pretaj kontraŭbatali ĝin, en kia ajn lando. La sola baro inter ni estas la lingva malsamo, k ĉi tiun baron ni facile forigos per esperanto. Per ĝia helpo ni povos starigi korespondadon de ĉiulandaj pioniroj, ni havos komunan por tutmondo belan pioniran literaturon, k per ĝi ni parolados dum niaj tutmondaj konferencoj.

K-doj! La Unua Tutmonda Infan-Konferenco devas starigi devizon: «Esperanto estu la dua lingvo de ĉiu pioniro!» Elektu esp. delegitojn! La estonto apartenas al ni! Neniigu la lingvobarojn k unuigu la prol. infanarojn de l’ tuta mondo en frata firma rondo.

Pionira komuno «Stalinka», Kuŝĉova Infanklubo, Zinovjevsk, Ukrainio.

Ni petas ĉiujn laboristojn diskonigi al infanoj nian alvokon.

Nia politik-sociologia laborkomuno

La taskaro de l’ proletara junularmovado plenumiĝas ne nur per dancado, kantado, ludado aŭ migrado. Certe por grandega parto de l’ gemembraro tio ja estas la ĉefaĵo, k ni tute ne povas rezigni je ĝi, ĉar ne ĉiuj homoj povas havi saman koncepton pri io. Sed ĉiam estos grupo el homoj, al kiu ne sufiĉas tia koncepto pri prol. junularmovado! Tiu parto opinias, ke la plifortiĝon de l’ korpo devas paraleli la klerigo de l’ spirito, ĉar aliel la prol. jun. nur estus organizo, en kiu oni atentas korpkulturon; sed ĝi ja ankaŭ grandskale volas flegi spiritkulturon. «En sana korpo devas esti sana spirito», tiu ĉi malnova greka proverbo ricevas nuntempe denove plenan signifon k devus esti la devizo de ĉiuj junaj, antaŭenemaj socialistoj.

Ankaŭ en nia loka junularo grupiĝis aro el homoj, kiuj kun tuta koro sentis, ke mankas al ni la spirita interligo. En la cerboj de l’ unuopaj homoj estiĝis demandoj k problemoj, kiujn ili, sen kompetenta gvidado, ne ĝuste povis solvi. En ĉiutagaj gazetoj k monatrevuoj oni tre ofte legas ion, kion oni en la unua momento ne ĝuste k ne ĝisfunde komprenas; povas ankaŭ okazi, ke oni kredas esti kompreninta ĝin, sed en vero la senco estas tute

— página 12 —

378 — SENNACIULO

TRA ESPERANTIO

LA 8-a JARKONFERENCO DE ANGLALINGVA LEA

Okazis je 20. aprilo 1930 en la Emili-Devison Klubejo, 144, High Holborn, Londono, je la 10.30 horo k daŭris ĝis la 20-a. Ĉeestis delegitoj el Bournemouth, Derby, Hyde, Leeds, Liverpool, London, Stockport, Swindon k Willesden. Ĉeesto de Londonanoj ne estis sufiĉe granda, ne sufiĉe montris la viglon de l’ loka esp. movado. La jarraporto montris kreskon de l’ membraro ĝis 210 individuoj k 150 en filiiĝintaj organizoj — Manĉestra Lab. Esp. Klubo, Orientlondona Instruista Laborligo k Ŝefilda Kooperativa Gildo. Grupoj en Birmingham, Enfield k Grays disfalis pro manko de lokaj gvidantoj, sed revivigaj klopodoj daŭras; cetere nova Asocia faka labormetodo plifortigos nin dum la venonta jaro. La jarbilanco montris elspezon de 60 funtoj sterlingaj.

Pro tropezo de l’ sekretaria laboro necesiĝis revizii la asociajn regulojn por dispartigi la laboron en 10 fakojn: sekretaria, financa, organiza, SAT-peranta, redaktora, gazeteldona, librovenda, gazetserva, gazetkursa k eksterlanda. Esp. rubrikoj aperas en Daily Worker k Dundee Free Press (semajne), Labour Woman (virina) k Worker’s Monthly (monate). Daily Herald ne plu presigas esp. notojn, k laborpartiaj registaranoj patronas la neŭtralan mondkongreson.

La sekretario de la 10-a SAT-Kongreso, K-do Sulski, raportis, ke 192 anoj aliĝis. Li akcentis la bezonon je loĝejoj por kongresaliĝintoj el eksterlando. Ricevitaj leteroj montras, ke multaj laboristoj ne scias la diferencon inter la Londona k Oksforda kongresoj!

La Konferenco decidis, ĉar la kosto de ĉiumonata Brita Laboristo estis tro granda, ĝin aperigi nur kvaronjare. La metodoj sukcesintaj en Sovetio, memkritikado k socialisma konkurado, estos uzataj en la presorgano por pligrandigi varbadon k vendadon de la Brita Laboristo. La sekretaria adreso de BLEA estas 29, Staines Road, Ilford, Essex. 2052.

1-a Laborista Esperanto-Konferenco en Svisio

La 20-an de aprilo okazis en la urbo Zürich la 1-a Konferenco de lab. esp.-istoj el tuta Svisio. Ĉeestis 35 Gek-doj, plejparte SAT-anoj. La situacio de nia movado diktis al ni la traktaĵojn, el kiuj la plej grava estis: La pligrandigo k plivigligo de la lab. esp. movado en Svisio. La konferenco ekkonis la gravon de plej intensa kunlaborado inter la diversaj grupoj. La interligo por komuna laboro ĉe ni ne estas facila, ĉar niaj anoj estas organizitaj en du asocioj, unu parto apartenas al FEO (franclingva) k la alia parto al LEA (por germanl. regionoj). Tamen unuanime estis malakceptata la propono pri fondo de «Svisa lab. esp. federacio», ĉar ni ja ne estas naciaj esp-istoj, sed sennaciuloj, kiuj kunvenas en laŭlingvaj asocioj nur por pli bone propagandi nian lingvon. La konferenco ne nur esploris la eblon por kunlaborado, sed ĝi mem jam estis la unua paŝo al tio. La intereso k la volo por severa laboro vivas inter la lab. esp-istoj en Svisio, sed la malfaciloj estas grandaj.

La iniciato por la konferenco venis de izolulo, k la Zürich-aj K-doj akceptis ĝin kun duboj, sed ni estis sufiĉe konsternitaj, kiam alvenis la respondo de niaj Gek-doj el Ĝenevo. Ili loĝas en la plej malproksima angulo de la lando, ili havis la plej grandajn elspezojn, k tamen ili vizitis plej multnombre la konferencon. Tiu ĉi oferemo montras la intereson k viglon de ilia grupo. Entute la konferenco interligis div.-lingvajn gelaboristojn, kiuj antaŭ mallonga tempo estis fremdaj unuj al aliaj k kuraĝigis ilin por fervora laboro.

LEA-grupo Zürich.

ANKORAŬ PRI KORESPONDADO

Min mirigas neserioza rilato de multaj niaj K-doj al korespondado. Kiam mi antaŭ tri jaroj komencis korespondi kun eksterlandaj K-doj, mi devis sendi almenaŭ 10 leterojn por ricevi unu respondon. Tiutempe tamen mi jam estis sufiĉe sperta esp-isto, skribis interesajn k legeblajn leterojn, promesis sendi gazetojn ktp. Kun granda peno mi sukcesis varbi 3—4 korespondantojn. Unufoje mi ekkoleris pro silento de K-doj, al kiuj mi sendis leterojn, k sendante PI al iu angla K-do, mi subskribis ne «K-do», sed «K-dino». Kaj kio do? Post 13 tagoj mi akurate ricevas afablan respondon kun propono daŭrigi la korespondadon.

Aŭtune en 1929 en nia urbo malfermiĝis esp. kursoj inter junkomunistoj. Post 3 monatoj de lernado, la gelernantoj ekvolis korespondi k kiaj rezultoj? Lernantinoj ricevas respondojn k lernantoj nur atendas. Mi iomete ne komprenas. Ĉu nia prol. koresp-ado ekzistas nur inter malsamaj seksoj? Ni korespondas antaŭ ĉio por internacia edukado, por reciproka pens- k impres-interŝanĝo! Amatoroj de ŝerca k facila koresp-ado iru al neŭtralaj gazetoj k ne malhelpu nin! 10 041, Sovetio.

Klarigo de mia opinio pri «S-ulo»

Mi vidas, ke mia opinio pri nia gazeto estas iom miskomprenita. Mi tute ne kontraŭstaras nian 12-paĝan interesan gazeton — mi ĝian amplekson kontraŭstaras, se ĝi estas neinteresa. Ĝi povas esti tiom ampleksa k ilustrita, kiom permesas disponeblaj rimedoj, tamen sen plialtigo de abonpago. Ne necesas presigi en «S-ulo» detalajn informojn pri organizoj havantaj etan anaron, same ne bezonaj estas biografioj pri gvidantoj de pasintjarcentaj socialistaj sektoj. El kelkaj industrilokoj oni ofte fabrikas rakontojn pri interpuŝiĝoj de laboristoj k polico, kiuj tute similas unu la alian k parte estas legitaj jam en tagjurnaloj. Pasintsomere la enhavo de «S-ulo» ŝajnis tre pala, enuiga pro trolongo de artikoloj kiel resumoj pri «Standards». Ankaŭ mi tute ne atentas sekajn statistikojn. Depost lastaj pasintjaraj monatoj mi preskaŭ ĉiujn legaĵojn en «S-ulo» trovas interesaj, instruaj. Sed mi opinias, ke ankaŭ aliaj legaĵoj estas necesaj por mi, kvankam ili ne superas «S-ulo»n… Vesperajn kursojn mi ne povas partopreni, ĉar mi ne ĝuas normalan tagan labortempon, k liber-

alia, mala. La aranĝo de io, kio forigas ĉi tiun malcertan, malagrablan por la tuta movado situacion, ĉiam pli k pli urĝiĝis k la junaj homoj vere sopiris je ampleksa, sistema klerigo. Tiaj estis la kaŭzoj, ke ni antaŭ nelonge malfermis politik-sociologian laborkomunon, kies gvidadon volonte transprenis la ĵus el Gisen (Giessen) veninta sekretario de l’ metallaborista sindikato, K-do Dolle. Li bonege kapablas, en stilo de l’ laborkomuna instrumetodo, per facilaj, elokventaj paroloj komprenebligi al ni la sociologian k politikan terminaron. Ni lernis tre multe en ĉi tiuj vesperoj, ĉefe pri la estiĝo de l’ homa socio, k mi volas provi, en sekvantaj linioj doni ekstrakton de l’ akirita scio. (Finota.)

Fr. Riedel (14 981), Giessen.

[REKLAMO p.12] Aĉetu k aĉetigu NI LEGU! de Brunulo — la ŝatata Legolibro de l’ SAT-anoj, kies 3-a eldono korektita, reviziita, ilustrita, bele kartonita, devus troviĝi en la manoj de ĉiu perfektiĝanta esperantisto. 112 paĝoj, 12×17 cm, Pr. 1 mk.g. — Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27 (Germ.)

— página 13 —

SENNACIULO 379

ajn vesperojn mi profitas por viziti koncertojn, teatrojn, operon k nepre ĉiun unuan balet-prezentadon — eble mi tial havas malgrandan klaskonscion (laŭ K-do Broglin en n-o 288): obeemaj partianoj ja vizitas prezentaĵojn nur rekomenditajn de propraj presorganoj… K. Kronis (11 321).

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

AŬSTRIO. La perant-kunsido de fervoj. fakgrupoj de ALLE okazis je 19. aprilo en Graz, la tagon antaŭ la Liga plenkunveno; ĝi maturigis fundan organizadon perantan en la provinco, kie preskaŭ en ĉiu loko ekzistas peranto, kies tasko estas sciigi la estraron fakgrupan, kiu troviĝas en Vieno, pri aktualaj esp. aferoj sialokaj. Interkonsente ĉiu peranto ricevas skriban raporton pri ĉiumonata estrarkunsido en Vieno. La perant-kunsido pritraktis estintan k estontan laborprogramon. La aŭstriaj ferv. esp-istoj deziras ĉiujare dum la ferioj (15. 7./1. 9.) interŝanĝi siajn infanojn kun tiuj de eksterl. ferv. esp-istoj. Por 1931 la fakgrupo decidis entrepreni studvojaĝon al Nederlando. Al ITF la fakgrupo esprimis bondezirojn koncerne esp.-lingvajn ĝiajn porgaz. raportojn k decidis rekomendi al la membraro abonon. Certe venos la momento de konscio pri neceso de ferv. sekcio inter SAT-anoj (9437). — GERMANIO. Crimmitschau. Post parolado de K-do Scheibler el Wurgwitz en kunveno de libera lerneja klubo pri «Ĉu ĉiu infano povas k devas lerni esp-on?» oni akceptis rezolucion al la urbestraro pri deviga lernej-instruo. La rezol. trovis subtenon de l’ sindikata, kultura k sportkarteloj (3860). — HISPANIO. Madrid. La lab. esp. grupo decidis en ĝen. kunveno festi unuan datrevenon de sia fondiĝo. En la unua jaro ĝi kreis 6 kursojn, seninterrompe funkciantajn. Kiel lernolibron oni uzas senescepte «Petro»-n k atingas per ĝi bonajn rezultojn jam post 4-monata studado. Supera kurso por instruantoj en preparo. La grupo havas 94 membrojn. Je 13. aprilo okazis en popoldoma kafejo festkunveno tre bone vizitita de esp-istoj k simpatiantoj. Ano de alia Madrida grupo «Antaŭen» proponis la kreon de hispanlingva LEA. Pluraj aliĝoj al la grupo plenumiĝis en tiu vespero. Poste ankaŭ parolis la direktoro de l’ jurnalo «El Socialista», kiu tamen anstataŭ propagandi por esp-o, propagandis por socialismo k tiel malpaciencigis la aŭdantaron. Ankaŭ malplaĉis al kelkaj, ke li nomis la grupon «socialista», anstataŭ «laborista» (E. Gariz, 15 430). — SOVETIO. Brjansk. K-do Lingel faris dum marto 18 paroladojn en div. fabrikoj, institucioj k lernejoj. Rezulte tri kursoj: en domo de Sovetoj (26 p.), domo de Bankoj (29 p.), Poŝtoficejo (28 p.). — 5087. — USONO. Oni notu, ke krom la morala sukceso de la festeno de l’ Novjorka SAT-Rondo (en marto) ankaŭ la financa profito estis kontentiga. Neta profito sumis 45 dolarojn, kies duono estis donacita al IRH. (29).

Korekto. Bonvolu legi en n-o 291, p. 350, 1-a kolono, linio 29 de malsupre: «neplenaĝo» (anst. malplimulto).

Imitinda laboro en Göteborg

En Göteborg (Svedio) la plej granda librovendejo «Gumperts» dediĉis tutan montrofenestron al esp. literaturo. La vendejo estas en stratangulo, k oni montris la elmetaĵon dum unu semajno ĉe unu, dum la alia ĉe la dua strato. Inter la eldonaĵoj oni rimarkis Zamenhof-verkojn k ankaŭ kelkajn SAT-eldonojn, ekz. Kandid. Per instigo k libroaĉetado oni atingis, ke la samo estos ripetata plurfoje. Tio okazis unuafoje en nia urbo. A. F. Larsson (12 286).

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Internaciaj Konvencioj pri fervojaj person-, pakaĵ- k fretaj-trafikoj. Trad. J. Rebiĉek. Eld. Moraviaj Esperanto-pioniroj, Olomouc, Ĉeĥoslovakio (Riegrova 17). 241 pĝ. hektografitaj. Form. 20×16 cm. Prezo: kr. ĉ. 7.50 por malgranda, kr. ĉ. 27.50 por granda eldono.

Laŭ la intenco de l’ eldonintoj la libro en tiu ĉi formo devas servi nur por doni eblon kompili komercfakajn fervojajn esprimojn. La tradukinto deziras, ke la legantoj komparu la tradukon kun nacilingvaj tekstoj de l’ sama eldono k rimarkigu evtl. korektindaĵojn al ili.

Reisen und Studienfahrten (Vojaĝoj k Stud-ekskursoj por laboristoj k oficistoj). 1930. Eld. Reichsausschuss für sozialistische Bildungsarbeit (Regna komitato por socialista kleriglaboro), Berlin SW 68, Lindenstr. 3. 40 pĝ. Form. 15×23 cm. Bele ilustrita broŝuro kun kolora kovrilo. Kun programo por nunjaraj studvojaĝoj. Prezo: 0.35 mk. g. En sama eldonejo: «Reiseblätter» (Vojaĝgazeto); aperas ¼-jare, ilustrita. Celo: propagandi por la ideo de laboristaj vojaĝoj. Ambaŭ eldonaĵoj germanlingvaj.

MEMORNOTO

Represis el «S-ulo»: L’Humanité, Metz, 13/14. 4., La skandalo de l’ fremda legio, De Tribune, Amsterd., 14. 4., Al nova vivmaniero (229), De Wapens Neder, apr., eksterord. tago (263), Salzburger Wacht, 22. 3., 1. 4., 8. 4., 9. 4. (laŭ div. notoj en «S-ulo»).

Priesper. artik. k notojn enhavis: Salzburger Wacht, 3. 4., 14. 4. (100 lin.), Neukirchener Bezirksbote, 21. 2., Badener Wacht, 7. 3., 14. 3. Het Volk, Amsterdam, 7. 4., Tribune, Amsterdam, 7. 4. (pri nederl. kongr. lab. esp.), Signalen, Stokholm, 17. 4., 24. 4., Daily Worker, London, 22. 4. (rubr.), L’Effort, Lyon, 12. 4., 19. 4., 26. 4. (pri Senn. Ped. Rev.), Lyon Républicain, 17. 4., Le Semeur, Falaise, 24. 4., Le Cri du Peuple, St. Etienne, 19. 4., Vanguarda Operaria, Porto, 20. 4. (art. de 15 367), Ruhr-Echo, Essen, 17. 4., 19/20. 4., 23. 4. (okaze de LEA-kongr.).

Peresper. materialon enpresis: Le Bellevillois, Paris, aprilo.

NIA POŜTO

O. Walter k 14 291. — Resp. al viaj demandoj pri la projekto sekvos en «S-ulo».

14 441. — Via artikolo aperos baldaŭ.

3201. — Ni uzos en okazo de bezono.

5323. — Via atentigo ne povas esti enmetata senpage. Red.

Baranov (Rostov). — Escepte ni akceptis ĉi anoncon: «Tri K-dinoj». Teksto estas tro multa por 0,60 rubl. Mankas ankoraŭ 1,05 rubl. Adm.

KORESPONDADO

AŬSTRIO

K-do William Wiese, Steinabrückergasse 10/II./26, Wiener-Neustadt, kĉl, PI, PM.

BULGARIO

K-do Kosta Tringov (26 j., fraŭlo), str. Prolet 14, Plovdiv, kĉl, resp. gar.

FRANCIO

K-do J. Poiraudeau (19 j.), E. N. Instituteurs, Roche-s.-Yon, Vendée, kun socialistaj K-dinoj ĉl.

GERMANIO

K-do Artur Breuer, Oberstr. 29, Radeberg/Sa., PM, kĉl. Resp. garant.

K-do Alfred Klippel, Olbersdorf b. Zittau/Sa., PM, PI, kĉl. Resp. gar.

— 9 Gek-doj koresp. kĉl, L, PI, gaz. — Adr.: K-dino Erna Köhler, Böhmische Str. 44, Sebnitz/Sa.

HUNGARIO

K-do Andreo Csikesz, Mesterstr. 55—57, Budapest, IX, kun seriozaj K-doj el Francio k Belgio.

— Grupo de laboristaj esp-istoj koresp. kĉl, pri ĉ. temoj. Skribu al: K-dino Aŭrelio Obornj, Gergely str. 68, Budapest.

SOVETIO

— La gelernantaro de la 7-a lernejo en Kremenĉug (Ukrainio), strato de Gogol koresp. kun lernantoj el ĉl., pri ĉ. temoj.

— Viglan koresp-adon garantias 150 gestudentoj pri ĉ. temoj, kĉl. Adr.: Ukrainio, Kremenĉug, Pedagogia Teknikumo.

— Scienca Kabineto de Geologio k Mineralogio interŝ. sperton k ekspozaĵojn. Adr.: Ukrainio, Kremenĉug, Pedagogia Teknikumo.

— página 14 —

380 SENNACIULO

SOVETIO

— Barnaŭla agrarteknikumo koresp. kĉl, L, PK, gaz., ĵurn., precipe kun kamparanoj, agrarlernejoj, agrikulturistoj, priagrarsistemoj, kamparana k junulara vivo. Adr.: Barnaŭl, «Selĥozteĥnikum» Esperanto-rondeto.

K-do P. Petrov (junulo, konstrulaboristo), Ĉernjaevskaja ul. 17, kv. 2, Rostov/Don, kĉl, pri ĉ. temoj, PI, il. gaz.

K-dino S. K. Amŝiĉkina (instruistino), Turgenevskaja 92, kv. 1, Rostov-Don, kĉl, pri lerneja vivo k. a. temoj.

— Scienca Kabineto de Terkulturo k Kamparana Mastrumado interŝ. sperton k ekspozaĵojn kĉl. Adr.: Ukrainio, Kremenĉug, Pedagogia Teknikumo.

— Sportula rondeto koresp. kĉl, pri div. specoj de sporto k kondiĉoj, metodoj de sporta movado. Adr.: Rostov-Don, ul. Engelsa 77, Dvorec Truda, Sojuz Piŝĉevikov, Krujok Fizkultur.

K-do A. S. Naiŝev, Vostornaja 53/54, kv. 4, Rostov/Don, kĉl, pri socia vivo, vivkondiĉoj, j. movado k. a. temoj. Interŝ. il. gaz., afiŝojn ktp.

K-dino R. Volovik, Sennaja 217, kv. 9, Rostov/Don, kĉl, pri ĉ. temoj k bibliotekaj aferoj, il. gaz.

K-dino M. Bejzerman (trikistino), Proletarska str. 89/16, Kiev, kĉl, pri ĉ. temoj.

— Tri K-dinoj — kĉl, pri liberpens., virina movadoj, nova literat., teatro k. a. t., PI, il. gaz. Adr.: M. F. Deulina, Nov. Poselen., Lermontovsk. 9, kv. 2, — R. F. Razutova, ul. Engelsa 186, dom SKOPS-a 5-i etaĵ. — M. G. Gonĉarova, Staro-Poŝtov 67, kv. 2. Ĉiuj en Rostov/Don.

[REKLAMO p.14] Granda dusemajna gazeto «Sur Kultura Fronto» priservanta kleriglaborantojn de lernejoj, fabrikoj k vilaĝoj en Malsupra Apudvolgio, bezonas skizojn, artikolojn, fotojn pri div. demandoj de pedagogia k kulturkleriga laboro inter infanoj k maturuloj. Ĝi mem pretas liveri similan materialon, kondiĉe ke ĝi estu uzota en revolucia gazetaro. Por ĉiu prespaĝo de aperigotaj koresp-aĵoj oni pagas 6 rubl.; fotoj estas aparte pag. Adr.: USSR, Saratov, ul. Respubliki, 29, ĵurn. «Na Kultfronto».

[BILDO p.14 | 16,36,25,44] Granda nigra kvinpinta stelo.

[REKLAMO p.14] SENDU VIAJN INFANOJN al nia Laborist-Infanhejmo Müden s. Oerte, Kr. Celle, Germanio. ● Tagprezo: 1.50 mk. g. Etti Gräffe (11 014)

[REKLAMO p.14] La Gekamaradoj, precipe redakcioj de esp. laboristaj gazetoj, estas petataj sendi siajn eldonaĵojn k gazetojn por aranĝo de esperanto-fako ĉe Junsocialista Ekspozicio komence de junio en Tallinn. Adresu ĉion al K-do Erik Tuiman, Tallinn (Estonio), U. Kalamaja 3—13.

[REKLAMO p.14] La ĉelo de SEU ĉe Centraj Ŝtatkursoj de Konstru-desegnistoj dez. havi korespondadon kĉl., PK, PI, L, esp-aĵoj, gaz., ĵurn., ktp. Ĉe la ĉelo funkcias Radio- k Foto-rondetoj. La ĉelo havas junkomunistan, IRH-an, Ateistan ĉelojn. De 15. IV. ĝis 1. V. ni okazigos grandan ekspozicion por konvinki la laboristaron k gekursanaron pri la utilo de la lingvo. Tiucele ni bezonas materialon. Helpu, Gek-doj! Montru deziratan temon! Certe ni respondas al ĉiu sendinto! Ĉion adresu: Sovetio, Moskvo, Sretenka 27/29. Kursi Ĉertejnikov, Jaĉejka Esperanto.

[REKLAMO p.14] RESP. GARANTIATA! LABKOROJ de metalfabrika gazeto «Kalininec» koresp. kun gelaboristoj el ĉl. esp.-, german-, anglalingve pri politika k ekonomia stato, vivo, laboro, klasbatalo. Interŝ. gaz., fotojn, afiŝojn ktp. Interesajn let. ni presos. Adr.: USSR, Leningrad, Poŝtkesto 18, al gaz. «Kalininec».

[REKLAMO p.14] Novosibirska grupo el SAT- k SEU-anoj dez. koresp. kolektive kun esper. grupoj proletaj de ĉ. l. pri organizmetodoj en esper. laborista movado, pri sociaj temoj (politikaj, ekonomiaj, kulturaj, literaturaj ktp.), interŝanĝi librojn, ĵurnalojn, ilustr., fotojn, PI, esperantaĵojn ktp. Adreso: Novosibirsk. Dvorec Truda, komnata 87. Okrujnomu Komitetu SESR. Siberio. USSR.

Nekrologo

La 21-an de aprilo 1930 mortis subite, 30-jara, nia fervora K-do

ERICH MARSCHNER

SAT-ano 10 848

Ni perdis kun li karan kamaradon k fervoran esperantiston, al kiu ni gardos ĉiam bonan memoron.

Laborista Esperanto-Grupo «Libereco», Seifhennersdorf.

[REKLAMO p.14] Laborista junularo de la mondo! Legu atente k respondu. Esperanto-ĉelo ĉe Profklubo dez. koresp. pri la junula movado, sporta vivo k pri div. sociaj, ekonom. k politik. temoj. Estas tre bonvenaj fotografaĵoj interŝanĝe. Resp. garant. St. Sebrjakovo, Jugo-Vostoĉ. jel. dor., klub imeni «Profinterna», al J. I. Popov.

[REKLAMO p.14] FRANCIO — K-doj travojaĝontaj Parizon, atentu! De nun la Pariza Lab. Esp. Grupo (FEO) kunvenas ĉiulunde (20.30-a h.), anstataŭ en la ĝis nuna ejo, en — Bourse du Travail (Annexe), 20, rue Bouloi, Paris 1-e.

[REKLAMO p.14] 25 amikoj de esperanto en la lernejo de Perec koresp. kĉl. pri proletinfana k lerneja vivo. Adr.: Gomel, Ul. Karpoviĉa, 61. Al K-do Margolin.

ENHAVO:

paĝo
La evoluo sen dio 371—72
La militistigo de l’ junularo en Italio 372
Ĉeeste kun grandaj spiritoj 372
Por- kaj kontraŭ-militaj agadoj en Estonio 373
Notoj 373
La tragedio en usona malliberejo 374
Pri kialo kaj celo de la vivo 374—75
Eklumoj sur Londonon 375
Por nia distro 375
Esperanto-Servo 376
Junulara Paĝo 377—78
Tra Esperantio 378—79
Korespondado, Anoncoj 379—80

Abontarifo al Sennaciulo: (La unua nombro montras jarabonon por membroj de SAT, la dua en krampoj montras la jarabonon por nemembroj. Ni ankaŭ akceptas ¼-jaran abonon.) Argentino, pes. 5 (6); Aŭstrio, ŝil. 10 (12); Belgio, belgoj 10 (12); Brazilio, milrejs. 15 (18); Britio, ŝil. 8 (9); Bulgario, lev. 200 (250); Ĉeĥoslovakio, kr. 50 (60); Danio, kr. 8 (10); Estonio, kr. 7 (8); Finnlando, mk. 70 (80); Francio, fr. 35 (40); Germanio, mk. 8 (9); Hispanio, pes. 10 (12); Hungario, peng. 8 (10); Italio, lir. 40 (45); Japanio, jen. 4 (5); Jugoslavio, din. 100 (120); Latvio, lat. 8 (10); Litovio, lid. 15 (20); Nederlando, guld. 5 (6); Norvegio, kr. 8 (9); Polio, zlot. 12 (15); Portugalio, esk. 35 (40); Rumanio, lej. 300 (350); Sovetio, rubl. 4 (4,50); Svedio, kr. 8 (9); Svisio, fr. 10 (12); Usono, dol. 2 (2,50). — Ponumera prezo estas: 0,20 mk. g. = 0,25 fr. svis. MONON SENDU: rekte al la Administranto de SAT, Richard Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig-O-27 (Germanio), poŝtĉek-konto 6835 aŭ pere de unu el la jenaj poŝtkontoj, ĉiuj je la nomo de R. Lerchner: Bruxelles, 227 848 — s’Gravenhage, 142 084 — Praha, 501 007 — Stockholm, 4268 — Warszawa, 191 335 — Wien-D, 137 725 — Zagreb, 40 040 — Kobenhavn, 14 938 — Zürich-VIII, 15 929 — La francianoj pagu al Sennacieca Asocio Tutmonda, 23 rue Boyer, Paris-XX, per la poŝtkonto 1234—22. — La sovetianoj al CK de SEU, poŝtkesto n-o 630, Moskvo. En landoj kie ni ne havas poŝtkontojn, oni pagu per ŝtataj monbiletoj en registrita letero.

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

N.º 294, 22 de mayo de 1930

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

6-a Jaro. N-o 294 — APERAS SEMAJNE — Leipzig, 22./5. 1930

[BILDO p.1 | 43,5,55,12] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Kolmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerĥner

EKLUMOJ SUR LA SITUACION EN HISPANIO

Kio okazas aktuale en Hispanio? Ĝis kia grado maturiĝis la respublikana ideo en la koroj de la amasoj? Ĉu vere la popolo pretiĝis por renversi definitive la ŝanceliĝantan konstruon de l’ monarkio pene subtenatan per sinsekvaj diktaturoj?

Fakto estas, ke bolas tra la tuta lando. Tiu fakto estas tiom pli rimarkinda, ke ĝis nun ribeletoj k tumultoj preskaŭ ĉiam nur limiĝis je malgranda, kvankam por la tuto tre grava parto, nome Katalunio, kie disvolviĝis sufiĉe larĝa industria reto k sekve elkreskis proleta armeo. La respublikana ideo tie trovas krome apartan apogon per la specialaj tradicioj k naciaj sendependiĝaj tendencoj de tiu regiono.

Sed nun ekbolis ankaŭ en la centro, ribel-ondo verŝiĝis tra tuta Hispanio, la popola kolero ekflamiĝis minace k senpacience kontraŭ la putra regsistemo, kontraŭ ĝia reĝa reprezentanto k kontraŭ la multon promesinta k nenion plenuminta diktaturo de Berenger, kiu sekvis la de l’ reĝo mem pro taktikaj motivoj forigitan Primo de Rivera. La hipokritaj manovroj de Alfonzo ŝajnas vanaj. Jen en Madrid, la ĉefurbo, la studentoj donis la signalon. Ili suprentiris ĉe la Medicina Fakultato la ruĝan standardon; ili solidariĝis kun la konstru-laboristoj en proksimo laborantaj. Kaj kiam oni volis dispeli ilin, ili surgrimpis la tegmentojn k ĵetis tegolojn kontraŭ la policistoj. Pafado k mortigoj sekvis. La universitato estas fermita.

Dume komencis paroladi travojaĝante la tutan landon personoj progresemaj, ŝatataj de l’ popolo, kiel Unamuno k Sanĥez Guerra. Ili estas aklamataj de la amasoj. Kaj jam komencis malpermesi la registaro la kunvenojn, en kiuj devas paroli la respublikanaj ĉefoj, la profesoro Unamuno ricevis ordonon reiri al sia katedro. La registaro deklaras — kompreneble — ne cedi la atakon k perforte subpremi ĉiun provon de ribelo.

Riparlaboroj

[BILDO p.1 | 35,52,63,78] Karikaturo: kronita reĝo kaj uniformita militisto, kun brikoj, grimpas sur fendiĝantan domon kun surskribo «DIKTATU…» kaj klopodas ripari ĝiajn murojn.

La hispana reĝo provas helpe de diktaturoj refirmigi sian ŝanceliĝantan domon

La batalo inter la reĝo k la respublika ideo estas en plena disvolviĝo . . .

*

Pri la aktuala situacio skribas al ni el Sabadell en Katalunio, fabrika urbeto proksima al Barcelono, K-do 7539, tekslaboristo, jenan vivoplenan raporton, kiu trafe karakterizas la ekscitiĝon, kiu kaptis la spiritojn en Hispanio k funde ekmovis ankaŭ la laboristan klason:

«Je la 28-a de aprilo, skribas la K-do, oni komencis en Sabadell grandan propagandon favore al la estonta respublika regado. Ni okazigis kunvenon kun Eduardo Ortega Gazet kiel oratoro. (Nuntempe la registaro ne permesas al li paroladi denove.) La salono estis okupita de pli ol 2000 personoj; en apuda salono, tiel granda kiel la unua, ankaŭ ĉeestis pli ol 2000 personoj, kiuj akceptis la parolojn per laŭtparolilo. Sed ĉar ambaŭ salonoj ne estis sufiĉaj, per aliaj laŭtparoliloj surstrataj kelkaj miloj da personoj ceteraj aŭskultis.

«Kiam finiĝis la parolado, ni organizis stratan manifestacion kun la parolinto k aliaj eminentaj K-doj oratoroj. Sed tial ke ni timis esti atakataj de faŝismemuloj, ni organiziĝis ruĝmilitiste por la memdefendo. Tio okazis je la 24-a horo.

«En unua de Majo, tagmeze je la 12-a horo, okazis granda protestmanifestacio, kiu celis 1. eksigi 4 urboficistojn, kiuj fie organizas faŝistan sindikaton; 2. akiri amnestion por ĉiuj pro niaj ideoj malliberigitaj. En tiu tago miloj k miloj da personoj el Sabadell sendis poŝtkarton al la registaro, en kiu oni postulas la liberigon de l’ enkarcerigitoj, k tian peton oni faris ne nur en Sabadell, sed en tuta Hispanio. Oni celis 3. ke la registaro malfermu la ruĝan sindikatejon. (Unueca Sindikato). La faŝistoj provis alproprigi al si nian sidejon jam de kelkaj monatoj k dank’ al la aktiveco de SAT-ano 5437 ili ne sukcesis. Oni celis 4. atingi permeson por fari amaskunvenon, kiu antaŭ nelonge estis malpermesita, ĉar ĝi devis

— página 2 —

382 — SENNACIULO

okazi en la Sporta kampo k ni ricevis la permeson okazigi ĝin nur ĉe la Respublika Societo.

«Dank’ al la impona manifestacio oni kontentigis preskaŭ ĉiujn postulojn, kiujn ni faris al la urbestro. Okazis la kunvenego je 18-a horo, sed tri horojn antaŭe jam la salonoj estis plenplenaj. Intertempe la publiko legis ĵurnalojn, librojn ktp. SAT-ana rondeto estis leganta en Hispanio malpermesitan libron de generalo Lopez Ochoa, en kiu libro oni malkovras la veran vizaĝon k fiagojn de Martinez Anido, k la ĉeestantoj petis, ke ĝi estu legata laŭte. Tiam tuj stariĝis SAT-ano 16 409, kiu legis kelkajn paragrafojn publike, ĝis la oratoroj alvenis. La prezidanto prezentis tiujn lastajn al ni kiel unuecfrontajn respublikanojn.

«La parolantoj estis 1 junkomunisto, 1 laboristo de l’ ruĝa sindikato, 1 katoliko (sed respublikano), kiun ni toleris, kvankam li ne sukcesis konvinki nin, 1 katalunano, 1 sindikatisto-anarkisto. Ĉiuj deklaris, ke ni iras rekte al respublikana regado. La aŭskultantoj estis proksimume 1500 personoj. Nokte je la 22-a horo ankaŭ komunisto faris paroladon, dum kiu oni disdonis broŝuron, en kiu ni anoncas esperantan kurson.»

*

Ĉu ĉi supraj linioj ne estas pli ol simpla kroniko de okazoj? Ĉu ne brilas k lumas en ili la arda entuziasmo de batalantoj por novaj ideoj? Niaj SAT-K-doj en Hispanio, plej spertaj k plej konsciaj pri tio, kio devas esti farata por la emancipo de l’ laboristaro, staras en la avangardo, por ke tiu lando, en kiu triumfe regis tiom longe la plej nigra reakcio, finfine liberiĝu el la diktaturo, per kiu oni ĝis nun silentigis la voĉon de l’ proletaro!

Niaj kontraŭuloj estas analfabetaj en politiko

Jen estas instrua tabelo pri klasa deveno de plej famaj revoluciaj pensuloj, propagandistoj k agantoj:

Nomo Epoko Tendenco Klasa deveno
Platono 4. jarc. a. K.¹ komunisto aristokrato
Mazdak 5. jarcento komunisto pastro (Persio)
Morus, Tomas 1478—1535 komunisto aristokrato (lordo)
Kampanelo 1568—1639 komunisto monaĥo
Babeuf 1760—1797 komunisto lakeo, termezuristo
Mara 1743—1793 komunisto kuracisto
Sen Simon 1760—1825 socialisto aristokrato, princo
Oŭen 1771—1858 socialisto fabrikposedanto
Furje 1772—1837 komunisto komercisto
Kabe, E. 1788—1856 socialisto prokuroro de monarkio
Blanki, Aŭg. 1805—1881 socialisto ido de regna oficisto
Prudon 1809—1865 anarkisto vilaĝanido, kompostisto
Stirner-Ŝmidt 1806—1856 anarkisto nekonata, do—suspektinda
Hercen-Jakovlev 1812—1870 socialisto nobelo riĉa
Belinskij 1811—1848 socialisto kuracistido, verkisto
Marks, K. 1818—1883 komunisto burĝido
Bakunin 1814—1876 anarkisto nobelo
Engels, F. 1820—1895 komunisto fabrikposedanto
Tolstoj, L. 1828—1910 anarkisto grafo
Ĉerniŝevskij 1828—1889 socialisto pastrido
Lasal 1825—1864 socialisto burĝido
Kropotkin 1842—1921 anarkisto princo
Belami, E. 1850—1898 socialisto pastrido
Zasuliĉ, V. 1851—1919 socialistino nobelino
Kaŭtski, K. 1854— socialisto
Morozov, N. 1854— socialisto nobelo riĉa
Jores, J. 1859—1914 socialisto burĝido
Pleĥanov 1857—1918 komunisto nobelo
Lenin 1869—1924 komunisto etburĝo, ido de regna oficisto
Luksemburg 1871—1919 komunistino burĝidino
Urickij 1873—1918 komunisto burĝido
Reklu, E. 1830—1905 anarkisto pastrido
Perovskaja 1854—1881 socialistino aristokratino
Trocki, L. 1879— komunisto vilaĝanido
Lunaĉarski 1875— komunisto nobelo

Inter plej proksimaj parencoj de Marks estis vico da hebreaj pastroj. Lia fidela edzino estis filino de tre alta regna oficisto — aristokrato (Fon Vestfalen). Plej fidela helpantino de Lasal estis ne iu laboristo, sed . . . grafino Hacfeld. Patro de Lenin estis domposedanto k sufiĉe alta ordenita regna oficisto — distrikta lernejestro. Do la tabelo de klasa deveno de revoluciaj pensuloj k agantoj¹ estas vere konsterna! Nur tre malmultaj el la agantoj kvazaŭ okaze havas pli malpli konvenan klasan devenon: Babeŭf, Prudon, Bebel — suboficirido k tornisto; Trocki — filigita de iu vilaĝano de Ĥersona gubernio. Ĉiuj ceteraj venis el malamika tendaro! Se oni volus juĝi la socialistan aŭ komunistan movadon laŭ deveno klasa de l’ komencantoj, oni devas konkludi, ke la movado estas burĝa, se ne aristokrata!

Sed evidente la konkludo estus erara. Ne gravas — kiu donis la ideon, gravas — por kiu estas donita la ideo. Tamen kiel klarigi la konsternan fakton? . . .

Science bazita socialista k anarkia mondkompreno estas plej moderna k komplika filozofia sistemo. Tial sole por kompreni ĝin (des pli por krei ĝin) estas bezonaj grandaj k multaj scioj k spertoj, kiujn en nunaj vivkondiĉoj povas doni nur posedanta klaso. Nur ĉi tiu klaso havis k havas materian eblon ricevi sciojn k spertojn k ekzerci siajn kapablojn k talentojn. Simpla manlaboristo fizike ne povas havi la eblon — li preskaŭ absolute ne havas liberan tempon k monon por okupi sin en scienco, eĉ en artoj. Ĉiuj famaj proletaj verkistoj estas jam delonge profesiaj literaturistoj, ne laboristoj (M. Gorki, London k. a.). Tial reprezentantoj de l’ reganta klaso plej sentemaj k talentaj unuaj ricevas eblon sciiĝi pri kaŭzoj de l’ socia maljusto k malprogreso, ili unuaj flamiĝas pro la maljusto, revas k penas konkludi pri vojoj de plua evoluo de homsocio. Poste ilin sekvas same sentema k fakte havanta saman devenon lernantaro inteligenta. Nur kiam la movado maturiĝas, venas al ĝi tiuj, kies interesojn ĝi esprimas. Ili kleriĝas, reprezentas plej progresemajn tendencojn de sia epoko, tial superas malnovanojn k finfine kreas Novon. Ĉi tiu fakto povas esti rigardata kiel plej elementa socia leĝo. Ĝi dialektike klarigas socian progreson, kiu okazas pro akumuliĝo de kontraŭdiroj en la socio. Novo naskiĝas k kreskas en Malnovo. Kiam la Novo sufiĉe maturiĝas ĝi krevigas la Malnovon por saltigi la socion sur pli altan ŝtupon de progreso. Do — kiuj juĝas pri socia movado laŭ klasa deveno de ĝiaj komencantoj, tiuj estas analfabetaj en politiko.

Esperanto estas tre grava socia movado, kiu ne havas tiom hontindan devenon, ĉar ĝi estas plej moderna. La kreinto de esperanto estis nek aristokrato nek fabrikposedanto, sed nur simpla k malriĉa okulisto, kiun la oficiala scienco tute ignoris. Estas konata fakto, ke la oficiala scienco priservas interesojn de l’ reganta klaso k tial blindas en multaj rilatoj. Adeptoj de esperanto plejparte estas proletoj-inteligentuloj k lernantaro. Sed la kontraŭuloj de esperanto eĉ el vico de komunistoj, instigataj de «gvidantoj», ofte nomas nian movadon

¹ Antaŭ krista tempkalkulo.

¹ Tamen bone notu k neniam forgesu, ke ili ĉiuj dum tuta sia vivo estis persekutataj k ĉasataj kiel plej sovaĝaj k danĝeraj bestoj.

— página 3 —

SENNACIULO — 383

etburĝa sole pro tio, ke esperantistoj plejparte ne estas simplaj manlaboristoj, ke esperanton kreis doktoro-okulisto, t. e. etburĝo! Klaras, ke tiaj kontraŭuloj (ordinare burĝe poliglotaj), eĉ se ili havas partibiletojn k venas el okulvitrumita vico de «gvidantoj», estas politike analfabetaj! . . .

7-a horzono, nordo. — M. Krjukov.

La Naci-Socialista (faŝista) Partio en Germanio

Jam depost la renverso de l’ malnova reĝimo k la sinsekvaj multnombraj provoj de l’ revoluciema proletaro forrenversi la tutan fundamenton de l’ kapitalista ŝtato, organiziĝis la kontraŭstaro de l’ plej persistaj k plej konsciaj kontraŭuloj al la nova sociordo. La laboristaj amasoj devis batali ne nur kontraŭ armeo k polico, kiuj restis en la manoj de reakciaj gvidantoj, sed ankaŭ kontraŭ volontulaj taĉmentoj formitaj plejparte el studentoj — kiel en 1920 — k aliaj burĝe klaskonsciaj elementoj, kiuj defendis sian privatposedon k ankaŭ celis restarigi la monarkion. Hodiaŭ granda parto el tiuj elementoj troviĝas en la naci-socialista partio, kiu ĉe la lastaj parlament-elektoj povis konstati konsiderindajn progresojn.

Jam en 1919 Hitler fondis en Bavario tiun partion, kiu post la «puĉo»¹ de 1923 k la kondamno de l’ ĉefo forvaporiĝis. La partio tiam ekzistis nur en Bavario, Turingio k en kelkaj mezgermaniaj urboj. En la nordo la ekstrema naciismo estis reprezentita de kunligana grupo, la «rasistoj», kiuj tamen diferencis de Hitleranoj. La elektoj de decembro 1924 ebligis nur al 15 ekstrem-naciistoj eniri la parlamenton (anstataŭ 32 en majo samjara) k nuligis preskaŭ la rasistan grupon. Tiam la loko por Hitler estis libera: per lerta organizado k energia propagando li okupis la lokon de l’ malaperinta grupo en nordo de Germanio k instalis sian propran partion tra la tuta regno.

Depost 1927 li fondas en Berlin, Meklenburgo, Ruhr-teritorio multnombrajn «sportsekciojn» aŭ «ataktrupojn». Bone ekipitaj (armitaj), instruataj de malnovaj oficiroj, tiuj trupoj estas antaŭ ĉio destinitaj por perfort-manifestacioj: ili atakas la kontraŭulajn partiojn, ĝenas la publikajn kunvenojn. Ĉu ili serioze povus entrepreni renvers-provon? Certe ne kontraŭ la regna armeo, nek eĉ kontraŭ la polico: tial la naci-socialistoj propagandas inter la armeo mem (kio sekvigis la areston al pluraj oficiroj).

La naci-socialista (faŝista) propagando estas tiu de l’ ĉelformado. Ĉie formiĝis ĉeloj, en la armeo k en la administracioj, en fabrikoj k universitatoj, ĝis en la lernejoj. En Berlino ekzistas tiel 1200 personoj komanditaj por formi ĉelojn en la stratoj aŭ domkompaktoj. Ĉiu el ili disdonas broŝurojn en la sektoro fiksita al li, informiĝas pri la politikaj tendencoj de l’ loĝantoj k turnas sin al tiuj, kiuj ŝajnas konverteblaj al la naci-socialismo. Al tiuj metodoj ŝuldas la partio siajn lastdatajn sukcesojn, ne nur en la parlamentaj elektoj de l’ «landoj» aŭ komunumaj elektoj depost du jaroj: eĉ la ministro Frik (Frick) regas en Turingio, la magistrato de Koburg havas naci-socialistan plimulton. En pluraj universitatoj kvarono aŭ triono de l’ studentoj estas Hitleranoj. En kelkaj industrioj, kiel la Simens (Siemens)-fabrikoj la konsilantar-elektoj donis ĉi jare 1121 voĉojn al la naci-socialista listo (kontraŭ 0 en antaŭjaro).

[BILDO p.3 | 37,27,55,52] Desegnaĵo: Frik en uniformo kun svastika brakbendo, sidanta antaŭ flagoj kun svastikoj.

La faŝisto Frik instaliĝis kiel ministro en Turingio

Estas precipe iu fifama persono nomata Gebels (Göbbels), eksstudento de Hajdelberg (Heidelberg), kiu valore helpas al Hitler: li organizis la Berlin-Brandenburgan sekcion: fanatika, perfortema k senskrupula, li scias logi precipe junulojn, li parolas preskaŭ ĉiuvespere en publikaj kunvenoj k neniam maltrafas la okazon por skandala interrompo en la regna parlamento, kie li estas frakciestro (Hitler ne estas germana civitano, sekve ne povas esti deputito). Ŝajnas, ke la laŭroj de Gebels, kiu havas la avantaĝon agiti en la ĉefurbo, komencas enombrigi Hitler: laste li malhelpis transformi ties duonsemajnan gazeton (La Atako = Der Angriff) en ĉiutagan jurnalon k kreis por Berlino k Nordgermanio specialeldonon de sia propra jurnalo (Rasista observanto = Völkischer Beobachter), kiu aperas en Munĥeno.

Alia leŭtenanto de Hitler (ebla konkuranto) estas Ŝtraser (Strasser), eksfarmaciisto en Munĥeno, hodiaŭ la granda eldonisto de la parti-jurnaloj. Li tenas la rekordon je insultaj interrompoj en regna parlamento. Li estas negocisto k organizanto. Li fondis jurnalon en Berlino, krome du aliajn ĉiutagajn gazetojn, du semajnajn, unu duonmonatan revuon k multnombrajn broŝurojn poramasajn (el kiuj kelkaj vendiĝis je pli ol centmil ekzempleroj).

La danĝero de tiu ŝovinista, kontraŭjuda partio por la nekonscia laboristaro kuŝas en tio, ke ĝi ŝajnigas revoluciemon, dum vere kelkaj grandaj kapitalistoj, industriistoj k posedantoj «tiras la ŝnurojn» (havas en manoj la aparaton). Ĝia «socialismo» manifestiĝis origine per kelkaj program-punktoj, kiel tia: «Ni postulas leĝon por la elproprigo sen kompenso de bienposedantoj en la ĝenerala intereso.» Tiu ĉi depostulo fermigis la monsakon al kelkaj subvenciintoj de Hitler, k li tial aldonis antaŭ du jaroj jenan deklaron: «Ĉar nia partio restas sur la bazo de l’ privatposedo, rezultas, ke la vorto elproprigo sen kompenso aplikiĝas al propraĵoj, kiuj estas akiritaj neleĝe aŭ ne estas administrataj konforme al la publika intereso.» Similaj limigoj en la revolucia programo de Hitler aperigas ĝin kiel nuran farson. La naci-socialista partio estas kondamnita morti je la esenca kontraŭdiro inter la aspiroj de ĝiaj mecenatoj k tiuj de ĝia anaro. Momente ĝi prezentas kun siaj du mil lokaj sekcioj, sennombraj ĉeloj k asocioj filiiĝintaj, siaj sesdek jurnaloj k revuoj sufiĉe atentindan kontraŭrevolucian potencon, kiu senpacience atendas nov-elektojn al regna parlamento, ĉar, se ili okazus post tre mallonga tempo, povus obligi la nombroj de ĝiaj reprezentantoj, dum poste tiu ŝanco pli k pli malgrandiĝos.

H.

¹ Provo renversi surprize la regantan reĝimon sen amasa apogo.

★

POR NIA DISTRO

Kiel la gepatroj, tiel la infanoj

Patrino: Kion vi faris dum la tuta tempo, infanoj?

Mario: Ni ludis je «patro k patrino».

Patrino: Kaj kiel vi faris tion?

Mario: Kaĉjo sidiĝis ĉirkaŭ la tablo k mi imitis kuiradon k alportis al li la manĝaĵon. Kaĉjo tiam imitis manĝadon, post tio li forĵetis la kuleron k kriis: «Tio estas pork-manĝaĵo». Mi respondis: «Vi estas ŝafkapulo.» Nun Kaĉjo prenis la teleron k ĵetis ĝin al mia kapo. Mi faris la samon per la supujo. Post momento Kaĉjo diris: «Mia karulino, mi aĉetos al vi novan ĉapelon.» Kaj mi respondis: «Ho, mia kara Kaĉjo, nun mi scias, ke vi tamen amas min!»

M. S., Mannheim.

KUN TIU ĈI NUMERO ESTAS EKSPEDATA «LA NOVA EPOKO» ★

— página 4 —

384 — SENNACIULO

Por- kaj kontraŭ-militaj agadoj en Estonio

(Vidu n-ojn 292/93)

3. Pormilitaj agadoj ĉe plenaĝuloj

Pri tio zorgas la t. n. «Defend-Ligo». Ĝi estas organizo simila al alilande ekzistantaj samcelaj institucioj. Privataj personoj povas tie laŭplaĉe militekzerci sin. Okaze de milito ili estas kompreneble devigataj ĝin partopreni. Nun ofte la burĝoj uzis tiun ĉi Ligon por subpremi strikojn, sekve — por siaj klasceloj. Sed ĉiujare la registaro donacas al la Defend-Ligo subvencion de 650 mil kronoj, por ke ĝi povu nutri aron da oficiroj k instruktoroj, kvankam la laboristaro malsatas k senlaboras. Por alkonduki sufiĉe da anoj, burĝaj entreprenistoj devigas siajn subulojn aliĝi la Ligon. Same en multaj ŝtat-oficejoj oni preferas «defend-liganojn». La laboristaro bone komprenas la esencon de tiu ŝovinista k kontraŭproleta organizo k malamas ĝin. La Ligo estas danĝero por la tuta popolo, ĉar nun ĉiu ekde sia 17-a vivjaro, kiu aliĝas tiun organizon, povas havi hejme per ŝtata mono aĉetitan pafilon. Kiel la socialista deputito K-do Martinson sciigis en parlamento, li eltranĉis ĉiujn artikoletojn el gazetoj, kiuj priskribis iun akcidenton per pafilo. Li trovis, ke ĉ. 100 homoj ĉu sin mem, ĉu iun alian mortpafis per hejmdefenda pafilo dum unu jaro! Ĉar en Estonio estas nur iomete pli ol miliono da loĝantoj, la nombro estas jam sufiĉe pensiga. Ke la Ligo propagandas ĉiam ŝovinismajn k naciismajn ideojn, estas memkompreneble.

Malgraŭ la faktoj, ke ĉiujare tioma kvanto da personoj devas pagi per la vivo sian sindonemon al tiu organizo k burĝoj uzas ĝin por siaj klasaj celoj kontraŭ la proletaro, la parlamento ne ĉesas subvencii ĝin.

4. Kontraŭmilitaj agadoj

Kontraŭ la militinstruado en lernejoj leviĝis ankaŭ la geinstruistaro. Dum Baltlanda instruista kongreso, somere de 1928 en Tallinn, estis unuanime aprobita kontraŭ-militinstrua rezolucio. La militministro kompreneble malatentis ĝin.

Ankaŭ la gimnazianoj mem akre parolis kontraŭ militinstruado, montrante per bonegaj faktoj la sensencecon k malbonajn flankojn de tiu lernado. Tio okazis pasintsomere dum gimnaziana kongreso en Pärnu.

Plej akran fronton kontraŭ la militismo konstruas la Junsocialista Asocio. Ĉiuaŭtune ĝi aranĝas kontraŭmilitan semajnon, dum kiu estas organizataj multaj amaskunvenoj en ĉiuj urboj k urbetoj. Lastaŭtune helpis la disvastigon de kontraŭmilita pensmaniero tre bone la libro «Neniam plu militon«¹, kiu per trafaj bildoj montras al ĉiuj plej bone la milit-turmentojn k -kruelojn.

Kvankam oni persekutas en lernejoj la kontraŭmilite pensantajn lernantojn, tamen la gimnazianoj pli k pli komprenas, ke milit-instruado estas veneno por ili, k ili serĉas rimedojn por kontraŭstari.

En Tallinn, la ĉefurbo de Estonio, ekzistas jam du jarojn bonege organizitaj k gvidataj junpioniraj taĉmentoj ĉe Junsocialista Asocio. Nun, antaŭ 3 monatoj, ankaŭ en Pärnu estis organizataj samcelaj taĉmentoj por ŝirmi proletinfanojn kontraŭ burĝa venena agado k eduki ilin en proleta, sennacieca k kontraŭmilita pensmaniero. Ni havas multajn malhelpojn. Mankas taŭgaj lertaj gvidantoj, mankas ankaŭ ejoj. Krome multaj instruistoj persekutas la geknabojn, kiuj partoprenas niajn kunvenojn. Kvankam laŭleĝe nia junpionira organizo estas permesata, la instruistoj ja havas sufiĉe da rimedoj por persekuti siajn instruatojn.

Malgraŭ ĉiuj malfaciloj nia afero kreskas. La kontraŭmilita pensmaniero ĉiam disvastiĝas; la junpioniroj preskaŭ ĉiutage kolektiĝas en «Laborista Hejmo» ĉu por lerni esperanton, ĉu por gimnastiki, ĉu por aliaj entreprenoj. La amasoj tute ne konsentas kun burĝaj «hejm-defendantoj» k postulas, ke la ŝtato donu panon al malsataj laboristoj, antaŭ ol ĝi subvencias la soci-detruantajn entreprenojn de l’ kapitalistoj.

15 428, Pärnu.

¹ Eldonita en Amsterdam, 1929. La bildoj havas 6-lingvajn subskribojn, sed bedaŭrinde mankas esperantaj.

ALVOKO POR LA 300-a NUMERO DE «SENNACIULO»

Ni komunikas al la legantaro, ke ni intencas eldoni la

300-an numeron de «S-ulo»

kiel speciale ampleksan k laŭ enhavo k ornamo bele aranĝitan jubilean n-on¹. Ĉiuj Ge-SAT-anoj, kiuj en tiu okazo havas ion apartan, originalan, ian valoran ideon por eldiri, estas invitataj sendi sian kunlaboraĵon. Ni tamen antaŭe atentigu, ke 1. la skribaĵo ne estu tro ampleksa; ĝi estu konciza, klara, enhavoplena; 2. ĝi ne rilatu al temoj, kiuj ne tuŝas nian movadon; 3. ni ne enpresos manuskriptojn, kiuj ne montras sufiĉan pensan originalecon.

Verkemuloj sendu kiel eble plej rapide, por ke ni povu konsideri viajn verkojn ĉe kompilo de la specialn-o!

Redakcio.

¹ Eksterabonajn mendojn akceptas jam nun la Administracio. Poekzemplera prezo: 0.20 mk. g. (ĉe mendo de minimume 5 ekz. rabato de 30%).

★

Malpuraj manoj for de Majakovski!

«Ĉiun mian sonoran forton de poeto mi fordonas al vi, atakanta klaso!» — V. Majakovski.

Je 14. aprilo pafmortigis sin en Moskvo la rusa poeto V. Majakovski (v. ankaŭ n-on 292). Tuj post tiu nigra katastrofo la kapitalista gazetaro ekbabilaĉadis pri konsumiĝinta talento de l’ verkisto, pri lia malharmonio kun la epoko de socialisma konstruado en USSR, pri tio ke V. Majakovski donis al la popolo senvalorajn poeziajn verkojn ktp. Eĉ la komunista «Rote Fahne» (Ruĝa Standardo) presis absurdon pri la poeto.

Tio devigas min kriegi al la tutmonda proletaro, kiu estis k kion donis al la laboristaro V. Majakovski. Aŭdu!

Majakovski komencis sian literaturan vojon kiel poeto-futuristo. De l’ unuaj tagoj lia verkista vivo estas severega batalo kontraŭ estintaj vidpunktoj en literaturo. En tiu ĉi batalo ĝis la lastaj tagoj lia moto estis: «Literaturo estu servistino de l’ klaso en ĝia batalo!»

Dum sia vivo li ĉiam estis fidela al ĉi tiu moto. Kun siaj tondrantaj versoj li ĉiam staris en la batalfronto de l’ rusa proletaro: dum la jaroj de l’ civila milito li skribis versetojn por kontraŭburĝaj afiŝoj, en tagoj de pactempa konstruado li per siaj verkoj batalegis kontraŭ alkoholuloj, kontraŭ diboĉuloj («ĥuliganoj»), kontraŭ malŝparuloj de ŝtata mono, kontraŭ ĉia ideologio malamika je nova, racia vivmaniero. Ĉiu lia verso estas viva dokumento pri batalo de l’ rusa proletaro por socialismo. V. Majakovski estis tamburisto de l’ proleta revolucio antaŭ k dum ĝia ekesto; li estis ŝtonportisto por socialisma konstruado, post la venko de l’ Revolucio.

Bonvolu nomi al mi poeton, kiu tiel fidele servis al la Revolucio, kiu tiel multegon donis al la proletaro, kiel Majakovski! — Tia poeto antaŭe ne ekzistis k nun ne ekzistas sur la tuta terglobo.

V. Majakovski — proleta revolucio k proleta konstruado de nova mondo . . Liaj marŝoj ankoraŭ multegajn jarojn estos vokantaj proletojn al batalo k al venko en ĉiuj frontoj. Majakovski donis ne nur versojn, bezonegajn por ĉiu nia momente travivata, en batalo

— página 5 —

SENNACIULO 385

brulanta, tago; li kreis proletan poezion, li kreis la lingvon de l’ nuntempa poezio. Nur tiu, kiu malbone konas la kreadon k verkojn de Majakovski, kiu ne pli bone komprenas la vojon de l’ progresanta poezio, kiu malbone imagas formojn k karakteron de l’ poezio de batalanta k venkanta proletaro, nur tiu povas skribi k presi tiajn sensencaĵojn pri Majakovski k pri lia literatura vojo, kiajn oni presis en la kapitalista gazetaro.

En mateno de l’ 14. aprilo 1930 grandega vivo estis interrompita per pafo en la koron. Kaŭzo? — Tute ne rilatanta al lia literatura laboro, aŭ al socia vivo de l’ lando, kaŭzo por lia pafmortigo estas tute individua. Tiu katastrofa okazo aperis kiel rezulto de momenta psika malforto dum la lasta malsano de l’ poeto. Furioza penso pri pafmortigo ekfalis sur lian kapon kiel briko de tegmento. La tuta dudek-jara verkado de Majakovski kontraŭas solvon de l’ vivproblemoj per pafo en koron.

Ni diras al la burĝaj skribaĉuloj: «Bonvolu, sinjoroj, ne peni pri taksado de l’ poeto Majakovski: la revolucia proletaro havas en tiu ĉi demando pli grandan juĝkapablon, k ĝi mem bonege scias signifon k valoron de Majakovski por la «atakanta klaso».

En Moskvo al ĉerko de l’ poeto ĉeestis, por rigardi lin lastfoje k por transkonduki lin en kremaciejon, pli ol 200 mil proletoj. Tiu fakto estas bona kontraŭfrapo al ĉikanoj de burĝaj jurnalistoj.

Bazilo Kalaĉev, Leningrado.

LA URBO ROTTERDAM

Tial ke ekzistas en Rotterdam la intenco organizi renkontiĝvesperon por la SAT-anoj, kiuj vojaĝos al nia jubilea kongreso, mi klopodos prezenti skizon pri tiu urbo, ĉar ni esperas, ke multaj eksterlandanoj vizitos nin.

Estis verŝajne en la naŭa jarcento, kiam aro da fiŝistoj k teksistoj venis al la trankvila rivereto, Rote (Rotte) proksime de la rivero Mas (Maas) k fondis tie vilaĝon. La prizorgo de l’ provizo por la maristoj, kiuj ofte tre

[BILDO p.5 | 37,25,69,43] Foto de la haveno: ŝipoj kun kamentuboj kaj masto ĉe la kajo, akvo en la antaŭo. Subskribo: Rotterdam, Mashaveno.

longe devis atendi antaŭ la tie konstruita kluzo, allogis kompreneble komercistojn, k iom post iom kreskis el la vilaĝo urbo, urbego. Speciale post la kapitulaco de Antverpeno antaŭ la hispanoj en 1585 venis de tie multaj komercistoj. Oni trovis liberon de religio k komerco. Por la urbo sekvis tre trankvila periodo en vera ekonomia evoluo, konstante progresanta kun nur kelkaj periodoj de senmovo.

Kaj nuntempe… ĝi estas la plej interesa haveno de Holando k unu el la plej grandaj, se ne eĉ, la plej granda haveno de l’ eŭropa kontinento. La nombro de loĝantoj estis je 1. oktobro 1929 580 881.

La haveno

Tre multaj kaŭzoj favoris la grandan evoluon de Rotterdam kiel havenurbo. Precipe mi citu la favoran ankrofundon en la rivero, kiu estas ŝipveturebla el la mezo de l’ kontinento ĝis la maro. La plej grandaj marŝipoj povas facile atingi Rotterdam pro la eksterordinare favora eniro ĉe la Norda Maro.

Kiam oni pripensas, ke la markomerco de Rotterdam al la postlando ne okazas tra mallarĝaj kanaloj k iliaj ne eviteblaj kluzoj, sed tra grandaj ŝipvetureblaj riveroj, liberaj de ĉiuj bariloj, tiam oni komprenas facile, ke Rotterdam superas la aliajn havenojn. La facila enireblo k atingeblo al Rotterdam kun ĝiaj havenkontoroj k dokoj sen devigo preterpasi pontojn aŭ kluzojn, allogas ankaŭ la ŝipojn, kiuj fakte havas alian destinon, por kunporti la bezonatajn provizojn (kiel karbo, oleo k manĝaĵo). Inter la plej gravaj estas la Val-(Waal)haveno, kiu ampleksas 310 hektarojn, la Mashaveno kun surfaco de 60 hekt. Sume estas pli ol 15 havenoj, kiuj estas provizitaj per la plej mo-

LA EVOLUO SEN DIO

(Daŭrigo. Vidu antaŭan n-on.)

3. La senutilaj organoj

Pli ol 100 organoj, kiujn uzas la malsuperaj animaloj, estas senutilaj por la homo. Inter ili la apendico, la postbuŝaj glandoj, la muskoloj movantaj la kranihaŭton k la orelojn. Ĉiu viro posedas senutilajn mampintojn k utero-postrestojn; ĉiu virino posedas postrestojn de vira organo — ĉar la prauloj de l’ speco estis iamomente «hermafroditoj» — estaĵoj samtempe viro k virino.

Ĉiu farmservisto povas kontroli la veron, observante porkon, ke supre k malantaŭe de siaj fingroj ĝi posedas ankoraŭ aliajn, velkintajn k senutilajn.

«Por kompreni la ekziston de elementaj organoj, sufiĉas supozi, ke primitiva praulo posedis la diritajn organojn en perfekta stato k ke en la modifitaj vivkondiĉoj ili grande reduktiĝis, ĉu pro manko de uzado, ĉu pro la natura selekto de l’ individuoj malplej malhelpitaj de superfluaj partoj» (Darvin).

4. Struktur-similo

«Kiom aperas neklarigebla, se oni baziĝas sur la doktrino de l’ sendependaj agoj aŭ kreoj, la similo ekzistanta inter la homa mano, la hunda piedo, tiu de l’ foko, la flugilo de l’ vesperto? Kiom facile klariĝas tiu ĉi similo, kontraŭe, se oni turnas sin al la principo de l’ natura selekto de l’ iomaj sinsekvaj varioj ĉe la diferencigitaj posteuloj de unusola praavo» (Darvin).

5. La geografia disdividiĝo

La animaloj de unu donita regiono havas la saman ĝeneralan karakteron, sed kiam oni transpasas la limon, kiun formis la montaro aŭ la oceano, oni renkontas novajn vivoformojn. Tiu fakto ne povas harmonii kun la doktrino pri la specialaj Kreoj. Ĝi devenas necese de la Evoluo. Ĝis tre freŝdata epoko Aŭstralio nombris neniajn superajn bestojn. Kial? La Evoluo solvas la problemon. Antaŭ proksimume cent milionoj da jaroj, kiam la makropo tie reprezentis la plej altan vivoformon, Aŭstralio fariĝis insulo. Ĉu la makropo faris transmaren, la vojon ire-revene al la arkeo de Noa?

6. La kreiĝo de novaj specoj per la homo

La homo kreis novajn specojn. La terpomo Berbnk (Burbank), la Lognberi (Loganberry), la vinbero, la kakto sen dornoj estas produktitaj per la artefarita selekto. La sama procezo produktis 200 rasojn da kolomboj malsovaĝaj, el kiuj kelkaj konsistigus apartajn specojn, se ili vivus en sovaĝa stato. La brasiko, la brasikrapo, la verda brasiko, la florbrasiko kaj la brasiketo (rozbrasiko) elvenas de komuna trunko.

Kion la homo faris malgrandskale en mallonga tempodaŭro, la naturo plenumas ĝin sur vasta skalo dum la daŭro de geologia periodo. La homaj agoj estas pripensitaj, tiuj de la naturo estas blindaj.

La Pruvoj pri l’ Evoluo

7. La gradiĝo de l’ organismoj

Neniu limo klare signita disigas la specojn, la klasojn, la regnojn. Tiuj

— página 6 —

386 SENNACIULO

dernaj iloj kiel elevatoroj, suĉiloj, leviloj k aliaj por rapida ŝarĝo k malŝarĝo. Nur en la pli malnovaj havenoj oni uzas ankoraŭ la antikvajn levilojn.

Estas plie 35 naĝantaj grenelevatoroj, k eĉ la pesado okazas aŭtomate. Sume troviĝas 9 dokoj, kiuj ebligas la riparon de la plej grandaj ŝipoj. Meritas atenton ankaŭ, ke la Holand-Amerika Linio posedas i. a. 7 grandajn vaporŝipojn kun duoblaj mov-ŝraŭboj, kies plej malgranda enhavas 15 450 milkilogr. k la plej granda «Statendam» 35 000 milkilogr.

Du grandaj pontoj kondukas trans la riveron, la longo de l’ Mas-ponto estas 326 m. La rivero ĉe R’dam k la tuta havenkomplekso estas speciale belaj. La brila akvo, la domoj, la konstruejoj, la ŝipegoj, leviloj, maŝinoj, kantinoj, la trenŝipoj, kiuj al- k forveturas. Kaj kiam vesperiĝas, vastiĝas ĉie la ora-ruĝa-verda k flava lumo, jetas la elektraj lampoj siajn plenlumojn sur la riveron k montras sin ĉe la bordo lumoj k reklamoj. Kaj estas ankaŭ en la haveno, kie la fiera ĝemanta laboro festas siajn triumfojn; tie ĉi klakadas la marteloj, laboras la elevatoroj, streĉiĝas la leviloj, pistas la maŝinoj, ekkaptas la feraj brakoj la karbojn en la spaco. La laboro en la haveno estas kruda k malregula k la danĝeroj tre grandaj. En la havenmetioj socia protekto estas tre necesa.

Nur en la havenoj laboras proksimume 10 mil laboristoj, el kiuj 3 mil estas organizitaj (2500 en la Centra ligo de Transportlaboristoj, kiu apartenas al I. T. F.). La malbonstatoj por la havenlaboristoj estas teruraj, k kvankam la organizoj pli k pli ŝanĝis, restas ankoraŭ multo plibonigenda.

En la urbo

Antaŭ la milito la aspekto de l’ urbo diferencis multe de la nuna. Tie, kie iam fluis malgranda rivereto k montris sin ankoraŭ la famaj holandaj mueliloj, estas nun la bulvardo de R’dam, kie brilas la nova urbdomo k poŝtoficejo. Por akiri la bezonatan lokon, kie oni povis konstrui ilin, estas malkonstruitaj 681 loĝejoj, 127 pakmagazenoj k 35 kafejoj. La poŝtoficejo kostis 5 mil. da guldenoj. La marĉa tero treege altigis la konstrukostojn. Por la urbdomo oni puŝis en la teron 8300 palisojn k 5900 por la poŝtoficejo. Ĉi tie koncentriĝas la burĝaro de R’dam. Ĉiun vesperon oni povas vidi laŭlonge de la strato grandan nombron de aŭtomobiloj. Oni povus nomi tiun straton la knabin-merkato, kie vespere k dimanĉe la tutan tagon centoj k centoj da gejunuloj promenas, spionante k allogante unu la alian. Tamen ili aspektas kiel sinjoroj k sinjorinoj. Knabino sen kovrita kapo hontigas ilin. Io simila estas la Ŝidama (Schiedama) digo. Ĉi tie regas la prostituo. Kafejo troviĝas apud kafejo. La plej granda elcento estas maristoj, kiuj oferas la lastajn cendojn k ofte mizeriĝas por sia tuta vivo. La interbataloj tie jam fariĝis ordinaraj; nur se postrestas viktimoj, la loĝantaro momenton priatentas. Ankaŭ R’dam konas ĉinan kvartalon.

Fabrikoj, magazenoj oficoj k butikoj, al kiuj la laboristoj portas sian forton k sanon, estas tre multnombraj. La kvanto je laboristoj superas tiun de l’ aliaj klasoj. Tamen grandparte la proletoj en R’dam estas neklaskonsciaj. La rezulto de la elektoj al la urbkonsilantaro en 1927 estis:

Socialdemokratoj …….. 34,9 % Demokratoj ……….. 3,4 % Liberaluloj ……….. 11,2 % Komunista Partio «Visser» .. — Komunista Partio «Holland» . 6,75% Ribel-Partio ………. — Kontraŭrevoluciuloj ……. 15,7 % Krist-historianoj …….. 7,7 % Rom. katolikoj ……… 26,2 %

Hodiaŭ ekzistas 5 Konsil-Institutoj, kiuj havas la devon doni senpagan helpon al homoj mizeriĝintaj. Unu el ili helpas al la drinkuloj k iliaj familianoj. Kvankam oni faras multan k bonan laboron, tamen mi kritikas, ke ili speciale helpas la drinkulojn mem k ne unuavice la infanojn. Anstataŭ fortiri ilin el la ungegoj de la drinkdiablo, ofte ili nur esploras la aferon k la infanoj restas en same mizera stato kiel antaŭe. Meritas ankaŭ atenton la homoj, kiuj vivas per la malgrandskala komerco. Marde k sabate estas foiro. Centojn da budetoj oni starigas jam unu tagon antaŭe. Kun intereso oni rigardas la tre diversspecajn vendaĵojn k aŭdas la kriantajn vendistojn.

Kaj la loĝproblemo? Nu, lastatempe plenumiĝas ŝanĝo pli k pli en bona direkto. Speciale en la kvartaloj eksteraj de la urbo oni loĝas tre komforte. Agrablaj domoj, ĝardenetoj, bone prizorgataj stratoj ktp. prezentiĝas al la okulo. Sed en la centra urbo preskaŭ ne troviĝas strato, en kiu oni ne malkonstruas k pli k pli la malnovaj stratoj k domoj malaperas. Tamen oni ankoraŭ konstatas tie terurajn cirkonstancojn. Multaj homoj loĝas en mallumaj ĉambroj kun malsekaj muroj. Ne estas maloftaĵo, ke en malvasta koridoro apud necesejo oni renkontas liton, kie dormas infanoj.

Citindaj vidindaĵoj de l’ urbo estas — la fama Hoogstrato kun grandaj butikoj, magazenoj k luksaj teatroj, ankaŭ diversaj monumentoj; la tielnomata blanka domo, de kiu oni havas belegan rigardon sur la urbon, kun ĝiaj muzeoj, parkoj bestĝardeno k lagoj. Tre ŝatata estas la velsporto. Kaj kompreneble, kiam oni laboras la tutan tagon en fabriko aŭ kontoro, kune kun homoj de diversaj moraloj k ofte strangaj sintenoj, kiel feliĉe oni sentas sin tiam je la fino de l’ semajno, kvazaŭ ŝvebante en boato sur la arĝenta freŝa akvo ĉirkaŭita de la bela naturo. Ekster la urbo estas la flugplaco, kies surfaco estas 63 hekt. R’dam estas tre grava loko por flugservoj.

Resume, la urbo estas ĉiurilate interesa k certe indas la viziton de l’ kongresanoj. Do Gek-doj, ni atendas vin ĉiujn k petas vian atenton je anonco, kiu aperos post kelkaj semajnoj.

Truus Vreesvijk.

dividoj estas arbitraj, afero de interkonsento. La specoj fondiĝas en la specoj. La variaĵoj estas la komenco de novaj specoj. Ne ekzistas absoluta disdividiĝo inter la plantoj k la animaloj. «Iuj dubaj formoj de la mara vivo apartenas al ia speco de «nenies lando» (neŭtrala regiono) biologia» (Heksli-Huxley).

Du specoj de animaloj vivas hodiaŭ — la ekidno k la ornitorinko — kiuj naskas ovojn k tamen mamnutras siajn idojn. La flugantaj fiŝoj povas resti cent metrojn en la aero. La grimpanta perko de Hindio rifuzas restadi konstante en la akvo, ĝi rampas sur la teron k grimpas sur arbojn. Ekzistas do nuntempe transiraj formoj.

Ĉiu korporgano havas propran historion, interesan historion, certe. Niaj brakoj k niaj kruroj devenas de l’ ventraj naĝiloj de iamaj fiŝoj. La orela aŭdkanaleto estas resto de brankoj. La manartikoj estas nur la modifitaj maleoloj de l’ antaŭpiedoj.

La serpentoj estas lacertoj sen piedoj. La birdoj estas flugantaj reptilioj, k iliaj plumoj estas nur skvamoj transformitaj. La piedoj de l’ kokino estas ankoraŭ kovritaj per skvamoj, postlasaĵo de l’ fiŝoj (pere de la reptilioj).

La plej pratempa birdo, la arkeopterikso, kies unu tre bone konservitan specimenon oni elkovris en Bavario, posedis makzelon kun dentoj, longan voston kiel lacerto k flugilon finiĝantan per fingroj. La flugilo estas antaŭpiedo transformita.

La baleno posedis iam kvar piedojn k vivis sur la tero. Estas mambesto k ne fiŝo. Oni povis reiri ĝis la praavo de l’ ĉevalo, mambesto de la staturo de vulpo, posedanta piedojn provizitajn je kvin fingroj. La nuna ĉevalo marŝas sur la ungo de l’ meza fingro.

Oni trovas ĉe kelkaj serpentoj postsignojn de piedoj. Ĉu tiuj do devenas de la tentinto de Evo? En jesa okazo oni devus retrovi same ĉe tiuj ĉi reptilioj postsignojn de parolorganoj.

(Daŭrigota.)

Karlo Smith.

El la franclingva gazeto «L’en dehors» tradukis N. B.

— página 7 —

SENNACIULO 387

[BILDO p.7 | 6,9,90,13] Ornamita titolstrio «Esperanto-Servo» kun desegnitaj figuroj kaj ornamaĵoj ĉe ambaŭ flankoj.

Esperanto-Servo

N-o 34 — 4-a jaro — Gvidanto k kompilanto: O. BÄSSLER, Ebermayer-Str. 8, I, Leipzig C 1 (Germ.) — 22. Majo 1930

EL POLIO

Oni batas laboristojn

238 (Esp.-Servo.) En Aleksandrov apud Lodz, ŝtrumpfabrikanto (kiu estas la vic-urbestro), ricevinte de sia agento du parojn da malbone faritaj ŝtrumpoj, aliris al du laboristinoj k vangofrapis ilin. Kelkaj ĉeestantoj protestis, sed la batitoj mem trankviligis la protestantojn, timante perdi la laboron. Tiel la vic-urbestro de nia urbo traktas siajn laboristinojn, k lia ago eĉ fariĝis rimedo por timigi la laboristojn en aliaj fabrikoj. Aleksandrovanino.

EL ANGLIO

Batalo inter diversrasanoj

239 (Esp.-Servo.) Bonan ekzemplon, kiel kapitalistoj uzas la laboristaron por semi inter ilin nacian k gentan malamon, donas okazintaĵo en la havenurbo North Shields (Nort Ŝield). Blank- k malhel-haŭtuloj interbatalis por havigi al si laboron. Estas pli ol 21 000 britaj maristoj senlaboraj, ĉar hindoj k negroj estas preferataj de ŝipposedantoj pro pli malalta salajro, kiun la lastaj ricevas. Dum la batalo anoj de ambaŭ flankoj ricevis frakasitajn kapojn k tranĉilvundojn. Oni povas imagi la ĝojon de kapitalistoj, kiam ili ekscias pri bataloj de laboristoj inter si „pro malpura osto». Kiam vekiĝos la laboristaro tutmonda…? 7471, London.

EL USONO

«Flava Hund-Kontrakto»

240 (Esp.-Servo.) En Indianapolis la «Flava Hund-Kontrakto» estas pli ofte aplikata ol en aliaj ŝtatoj de Usono. Antaŭ dungiĝo laboristo devas subskribi kontrakton antaŭ dunganto, ke li neniam aliĝos al sindikatoj, ke aliokaze li estas respondeca por malprofito de la fabriko dum striko, manifestado ktp. Okazis, ke laŭ citita kontrakto Worth Williams (Uojrt Uiljems) estis maldungita ĉe Real Sik Hosiery Co. (fabriko de silkaj ŝtrumpoj), ĉar la majstro suspektis ke li estas aktiva sindikatano. Laŭ peto Worth Williams ricevis rekomendilon… jenan: «Mi scias, ke s-ro Williams serĉas laboron. Li laboris en nia fabriko proksimume 4 jarojn, k mi volonte diras, ke li ĉiam estis kapabla trikisto. Lastan aŭtunon… mi interparolis kun Williams pri sindikatoj, sed li diris, ke li ne apartenis al ĝi. Tamen, ni eksciis, ke li estis aktiva membro, k post mallonge li «forlasis» la fabrikon. Estas nur juste, ke mi diru la veron al vi.» La «Flava Hund-Kontrakto» eĉ enhavas kondiĉon, laŭ kiu en okazo de striko subskribinto povas esti leĝe devigata pagi punsumon, se li aliĝas sindikaton aŭ partoprenas en striko. Tiuj ĉi kontraktoj donas bazon por procesoj kontraŭ organizoj, unuopaj personoj k laboristaj gazetoj. Precipe estas uzataj t. n. «haltordonoj», kiujn povas doni loka (plej ofte subaĉetita) juĝisto. La «haltordonoj», limigas ĉiujn agojn de organiziĝemaj laboristoj. Por bone ilustri ilian efikon, oni ne troigas dirante, ke «haltordonoj» malpermesas eĉ la spiradon. 14 652.

EL GERMANIO

Kiel oni timas malsatajn proletojn

241 (Esp.-Servo.) La urbo Regensburg (ĉe rivero Danubo) estas la plej nigra angulo de Bavario, kiu havas 80 000 enloĝantojn, grandparte (laŭ ŝajno) tre piemajn. La 33 preĝejoj, la manko de loĝejoj karakterizas la urbon. Tamen oni ne povas diri, ke la proleta movado dormas. Por la 1-a de majo la kom. grupo (eble 100 registritaj membroj) anoncis ĉe polico manifestacian marŝon tra la urbo. Kompreneble la polico, kiu ĉiam zorgas pri la bono k trankvilo en la urbo, malpermesis la marŝon k amaskunvenon. Tamen la komgrupa gvidanto, K-do Fuss (relegu rap. 214) instigis ariĝi. La polico ekscis pri tio k mobilizis la tutan policistaron. Entute eble pli ol 250 «kuraĝaj» viroj estis de la piedfingroj ĝis la dentoj armitaj. En la kvartalo Stadtamhof sur tri ŝarĝaŭtomobiloj gardantoj de la sankta ordo sopiris al batalo kun komunistoj. Policistoj kuraĝe kontrolis la stratojn k disigis ĉiun «ariĝon». Sur placo du esp-istoj staris kune, k du policistoj, vidintaj la kvinpintajn stelojn, ne timis disigi tiun «ariĝon»: pli ol unu ne rajtis «kun»-stari. Manifestacia marŝo kompreneble ne povis okazi, ĉar la komunistoj ne emas tro malkare vendi siajn vivojn… Spite ĉiuj malhelpoj la kom. movado ankaŭ en nigra Bavario daŭrigas sian pioniran laboron… 7537.

Kelkaj nombroj

242 (Esp.-Servo.) En sama rapideco kiel la mizero grandiĝas, multiĝas ankaŭ la klasbataloj. Laŭ statistiko de «Ruĝa Helpo» en Germanio estis procesoj kontraŭ revoluciaj laboristoj: 1928 — 850; 1929 — 1717; en unua kvaronjaro 1930 830 procesoj. 10 596, Nieder-Salzbrunn.

EL BULGARIO

Unua de majo en Sofia k la provinco

243 (Esp.-Servo.) Antaŭ la 1-a de majo nelegalaj k legalaj organizoj de la bulgara laboristaro faris viglan propagandon; estis disdonitaj en Sofia multaj nelegalaj kom. alvokoj, same pli ol 400 000 pecoj de legalaj alvokoj. Kompreneble ankaŭ la legalajn alvokojn oni devis nelegale disĵeti, ĉar ili ĉiuj estis konfiskitaj. Malpermesitaj estis ĉiuj kunvenoj k manifestacioj — krom la kunvenoj de socialdemokratoj… Antaŭ k dum la 1-a de majo estis arestitaj pli ol 800 Gek-doj — ĉiuj funkciuloj de centraj k lokaj komitatoj de Laborista Partio k Sendependaj Sindikatoj, eĉ preskaŭ ĉiuj membroj de Lab. Partio. Sed la laboro ne ĉesis. La 1-an de majo, antaŭtagmeze, antaŭ la Distrikta Juĝejo okazis la unua amasa kunveno de la bulgara laboristaro depost pli ol 5 jaroj. Ĉeestis pli ol 3000 personoj. Dum la kunveno oni disdonis nelegalajn alvokojn de la Kom. Partio k Komjunularo. La polico nur post longaj penoj sukcesis dispeli la amason. Vespere okazis la kunveno de socialdemokratoj. Sed komunistoj eniris la salonon, unu post la alia parolis al la ĉeestantoj k la kunveno fariĝis komunista. Okazis grandegaj batadoj, dum kiuj komunistoj estis arestitaj k veturigitaj sur aŭtomobilo de soc. kooperativo «Napred» al policejoj. — En la tabaklaborista urbo Haskovo strikis 90% el ĉiuj laboristoj, sub la flago de la revolucia batalo. Same okazis strikoj k manifestacioj, malgraŭ malpermeso, en Ŝumen, Varna, Burgaz ktp. En ĉiuj malliberejoj la politik-malliberuloj manifestaciis k faris unutagan malsatstrikon. Pro tio ili estas enkarcerigitaj. En la centra malliberejo en Sofia la politik-malliberuloj estas kruele batitaj. Entute, la brila festado de 1-a de majo, malgraŭ malpermeso, klare montras, ke la revolucia movado en Bulgario fariĝas amasa. Gol, Sofia.

EL SOVETIO

Esp-istoj dum 1-a de majo en Sovetio

244 (Esp.-Servo.) Sovetiaj esp-istoj invitis alilandajn esp-istojn por la 1-a de majo al Sovetio. En nia urbeto Zinovjevsk alvenis du reprezentantoj de la Proletaro el Mannheim (Germanio): unu kompartiano el fabriko Lanc k senpartia virino. Grandega aro de laboristoj renkontis ilin ĉe stacidomo k varmege salutis la alvenantojn. Ili havis multan okazon, studi nunajn cirkonstancojn en Sovetio. 14 225.

Plej granda koaksfabriko de l’ mondo

245 (Esp.-Servo.) Oni komencas konstrui en Zaporoĵe (Ukrainio) koaksfabrikon, kiu estos la plej granda de l’ mondo k produktados ĉiujare 1 300 000 tunojn da koakso. La fabriko havos 226 koaksfornojn. La kostoj por la konstruado estos 43 000 000 rubloj. 14 543, Bobrov.

— página 8 —

388 SENNACIULO

SENNACIULA SCIENC-KULTURA PAĜO

N-o 26 — Sub la kontrolo de Scienc-Kultura (Akademia) Sekcio de SAT. Redakci-adreso: Dim. Snejko, Minsk, Poŝtkesto 33 (Sovetio) — N-o 26

Raketflugoj de morgaŭ

(Pri K. E. Ciolkovski)

Ĉio sur la tero estas kreata per streĉo de nia volo, de nia fantazio, de nia racio. Estas necese, ke homo sugestu al si mem: mi ĉion povas. Ne necesas timi iujn arogojn k frenezojn en la sferoj de l’ laboro k kreado. La plej granda k mirinda el ĉio, farita de homoj, estas Scienco, Arto, Tekniko. La unua, la dua k la tria estas absolute frenezaj!

A. Peŝkov (Maksim Gorki).

Ĉu ne freneza estis la deziro flugi en la aero sur maŝinoj? Same eĉ hodiaŭ oni konsideras kiel frenezan deziron flugi per raketoj en la eksterterajn spacojn. Nur kelkajn jarojn antaŭe oni povis nomi ideon pri interplanedaj vojaĝoj freneza k neefektivigebla. Sed jam nun ni havas sufiĉe da teoriaj sciencaj konkludoj pri efektivigeblo de tiaj vojaĝoj. Oni disputas nun pri la tipoj de raketoj k aliaj detaloj. Oni jam komencas praktikajn esplorojn tiurilate.

Kiel iniciatoron de ĉi tiu nova branĉo de aerotekniko ni devas nomi Konstantin E. Ciolkovski. Liaj teoriaj laboroj pri aerflugado ricevis internacian aprobon. Lia nomo fariĝis jam mondkonata. Li nun havas jam pli ol 72 jarojn. Komence de 15, 16 jaroj C. serioze okupis sin pri fiziko k tiam fantaziis pri aerostato kun metala envolvilo. De la jaro 1876 li laboris, kiel instruisto de matematiko k fiziko, k ne lasis ideon pri metala aerostato. En jaro 1895 li unua publikigis sian laboron pri interrilatoj kun eksterteraj spacoj. Al sia verko li aldonis detalajn projektojn k desegnojn. De post tiu tempo Ciolkovski aperigis preskaŭ 100 laboraĵojn. Mi nomu nur kelkajn el ili, por ke la legantoj sciu pri la gravo de liaj verkoj: «Ekster la tero», «Pri aera ŝipo», «Esplorado de universaj spacoj per reagaj aparatoj», «Metala aerostato k ĝia utilo», «Metalaj aeronaŭtoj», «Universa raketo», «Universaj raketvagonaroj» k. a. En ĉiuj verkoj li pruvas utilon de metalaj aerostatoj el onda ŝtalo por superteraj flugoj k ankaŭ utilon de aera ŝipo, per kiu oni povu vojaĝi ekster la tero. La ŝipo interplaneda estas giganta raketo, kiu flugas pro rezistoforto helpe de eksplodaj substancoj. Movilo de l’ nuna aeroplano estos anstataŭata per eksplod-tubeto. Aerhelicoj ne ekzistas, same neniiĝas ŝvebiloj k aloj. Forflugi el terspacoj estas eble — diras Ciolkovski, same estas ebla la vivo de l’ homo en universaj spacoj k eĉ li povos disvolvi tie industrion. Eksteraj flugoj naskos novajn vivkondiĉojn.

En Germanio, Usono k. a. landoj apartaj scienculoj konstruas modelojn, praktike provas utiligi la teoriojn de Ciolkovski. Usona profesoro Hoddard, J. Obert (Munĥeno) k m. a. jam daŭrigas ideojn de Ciolkovski. Volf, Vale, Heft, Homan, Lej, Zander, Opel, Ŝerŝevski, Lademan — publikigis siajn verkojn jam detaligantaj la projektojn de C. «Plej multe da homoj rilatas al universflugado kiel al hereza ideo k nenion volas aŭdi pri tio. Aliaj tre skeptike rilatas al tiu ideo, konsiderante, ke ĝi estas tute ne efektivigebla. Triaj tre fidas al ĝi, pensante, ke ĝi tre baldaŭ efektiviĝos.»

[BILDO p.8 | 39,28,52,46] Portreto de maljuna viro kun longa blanka barbo kaj okulvitroj. Subskribo: K. E. CIOLKOVSKI (70-jara).

«Solvo de ĉi tiu problemo estas treege malfacila. Eĉ ofte tiuj, kiuj laboras sur ĉi tiu kampo, pro malsukcesoj malesperiĝas k forlasas tiun laboron. Univers-flugado tute ne similas al aerflugado. Ĉi lasta estas ludilo — kompare kun la unua. Sukceso ĉiurilate estas garantiita, nur la demando pri tempo estas por mi ne tute klara,» skribas Ciolkovski.

C. malgraŭ sia maljuno daŭrigas siajn laborojn. La sovetregistaro donis al li personan pension, helpante tiel al lia fruktoplena laboro. Krom siaj ellaboraĵoj pri aer- k univers-flugado C. kreis kelkajn filozofiajn verkojn. Tre interesaj estas jenaj verkoj: Genio k malĝojo, Kaŭzo de kosmo, Monismo de universo, Volo de universo, Estonto de l’ Tero, Kreskaĵoj de l’ estonto, Racio k pasioj, Nuntempa stato de l’ Tero k m. a.

C. ankaŭ proponas unuecigan alfabeton k ortografion, proponas francan lingvon kiel internacian, opiniante ke necesus nur reformi la gramatikon, alfabeton k ortografion. Li proponas sian alfabeton k skribmaŝinon, tre simplan laŭ sia aranĝo k pro tio tre malmultekostan.

Kiam mi turnis min al C. kun la peto permesi traduki unu el liaj verkoj en esp-on, li respondis al mi jene: «Vi povas traduki miajn verkojn en ĉiujn lingvojn k preni el ili ĉion, kion vi trovos utila. Mi tiurilate al neniu malhelpas. Mia celo — konduki la homaron al pli bono, konvinki ĝin science en subjektiva seninterrompo de l’ vivo, plivigligi la homojn k per tio doni al ili novajn fortojn por agado, kiu donos feliĉon al ĉio viva. Via K. Ciolkovski.»

C. daŭrigas sian laboron. Kaj ni ne timu «iujn arogojn k frenezojn en la sferoj de laboro k kreado.»

«Frenezaj ideoj — sur la vojo de efektivigado!» Dim. Snejko.

★

Sciencaj kaj teknikaj novaĵoj

Nova instituto por radi-esploroj

estis malfermita fine de 1929 ĉe la Berlina universitato. Ĝi servas speciale al esploro de ĉiuj medicine k biologie gravaj radioj k de ties efikoj al superaj k malsuperaj organismoj. La instituto posedas fizikan, kemian k biologian fakojn. Esplorataj estas X-radioj ultraviolaj, biologiaj k termradioj. Speciala ejo ekzistas por esploro de kresko de plantoj ĉe artefarita lumigo k varmigo. Gravan parton okupas la vitaminesploro. La meteorologia stacio de la instituto esploras la klimaton de la grandurbo, penetron de sunradioj, aerpuron ktp.

Operacio per altfrekventa kurento

La metodo antaŭ nelonge estis sukcese disvolvita de Vienaj kirurgoj k aplikita ĉe eltranĉo de la galveziko. La fluo de proks. 1 000 000 Hertz (svingoj posekunde) iras de speciala sond’ al sondo tra la histo k forbruligas ĝin sur sia vojo. Anstataŭ la infektopova tranĉado, ne ĉiam ebla pro maloportuna lokiĝo de la organo, oni aŭ tute forbruligas ĝin aŭ ĉirkaŭbruligas, tiel ke ĝi estas eligebla el la korpo. La diatermio (kuraco per varmigaj kurentoj) jam delonge uzas similajn metodojn; nur la varmigo de la histoj ne estas tiom forta.

Novaj esploroj pri la suno

Lastatempaj fotoj pri la suno vastigis niajn konojn pri tiu centra korpo de nia planeda sistemo. Eniginte la fotojn faritajn per ultraviola lumo en fluoreskantan¹ fluidaĵon oni ricevis bildojn de pli profundaj, aliel ne distingeblaj tavoloj de la suno. Plej bone distingiĝas la surfaco — la fotosfero traita per multaj truegoj-makuloj, k super la lastaj la ŝvebantaj protuberancoj (torĉoj). En la ĉirkaŭo de la makuloj troviĝas helaj maspartoj, kiuj fluas en la truegojn — pruvo por la moderna teorio, kiu konsideras la sunmakulojn kiel elektrajn kirlegojn.

Sur la luno oni trovis kelkajn novajn formaĵojn, kio denove instigis la demandon, ĉu sur la plene malvarmiĝinta luno ankoraŭ eblas nov-

¹ Kvazaŭ-lumanta, kolorŝanĝanta.

— página 9 —

apero de montoj aŭ ilia malapero. Ĉe novaj formaĵoj oni ne povas decidi tute certe, ĉu efektive estas novestiĝintaj aŭ nur nun malkovritaj pro pliboniĝo de la optika ilaro. En du regionoj Alhazen k Mare Serenitatis oni absolute certe povis konstati la malaperon de malgrandaj krateroj antaŭe bone konataj. Kelkaj astronomoj atribuas tion al envolvo per nebuloj ankoraŭ eblaj en kelkaj partoj pro ankoraŭa esto de tre malmulta malseko. Se tio ĝustas, la formaĵoj post ioma tempo devos reaperi. Homo.

TRA ESPERANTIO

Oka Asocitago de germana LEA en ruĝa urbo Essen

Dum la t. n. paskaj festotagoj okazis en la urbo Essen (ĉe rivero Ruhr) la 8-a Asocitago de la «Laborista Esperanto-Asocio por la germanlingvaj regionoj». Necesas speciale mencii, ke niaj Essenaj Gek-doj modele preparis la Asocitagon; k mi ankaŭ menciu, ke la gastigemo ĉe la mizere salajrataj karbministoj estis plej imitinda k laŭdinda.

La laboroj de la Asocitago jam komenciĝis vendrede je 14-a horo. La pli vasta estraro de la Asocio kunsidis k ordigis diversajn organizajn aferojn. Je 17-a horo K-do Stertzenbach-Essen malfermis la Asocitagon. Ĉiuj kunsidoj povis okazi en «Urba Salonaro», kiun la urbo Essen senpage disponigis al la esp-istoj. La malferman kunsidon partoprenis i. a. reprezentantoj de diversaj organizoj (K-do Bergiers-Bruselo salutis en nomo de SAT, ktp.). Ankaŭ partoprenis Gek-doj el Anglio, Italio, Nederlando, Hungario, Polio. Pri la multaj salutleteroj mi eĉ ne povus raporti sufiĉe vaste. Prezidantoj de la Asocitago estis K-doj Vildebrand-Berlin, Burger-Essen, Bässler-Leipzig.

[BILDO p.9 | 21,26,60,43] Grupfoto de multaj kongresanoj antaŭ konstruaĵo; antaŭ ili longa standardo kun du steloj kaj surskribo.

Grupo de l’ kongresanoj antaŭ la Urba Salonaro.

Sabaton matene komenciĝis la unua laborkunsido. El la raportoj de l’ asociaj instancoj mi citu kelkajn sciindaĵojn. La 1-an de januaro 1929 la Asocio havis 183 grupojn (174 grupoj havis 3217 gemembrojn — 9 ne resendis raportfolion). Dum 1929 aliĝis 42 grupoj k eksiĝis 18 grupoj, do restas 207 grupoj. Laŭ ricevitaj raportfolioj 197 grupoj havas 3531 gemembrojn; inter ili estas 470 K-dinoj, 241 gejunuloj. En jaro 1929 okazis 287 kursoj por komencantoj, kiujn partoprenis 4736 personoj, el kiuj 1559 vizitis la kursojn ĝis fino. La Asocio disponas pri 436 kursgvidantoj. En 81 kursoj estis instruata laŭ lernolibro de K-do Deubler, en 81 kursoj laŭ lernolibro de K-do Puff. La kursoj okazis: 125 en lernejoj, 81 en hejmoj, 75 en gastejoj. SAT-anoj estas inter LEA-anoj 1111, abonantoj al «S-ulo» 798¹, abonantoj al «Nova Epoko» 188. Libersindikatanoj estas 2594, politike organizitaj 1325, en lab. sportorganizoj 1189, eksiĝintaj el eklezio 1654, anoj de ateista organizo 763, abonantoj al lab. taggazetoj 2264. Subvencion de urboj k lab. karteloj ricevis 26 grupoj. Lab. organizoj plej diverse rilatas al nia movado; sed jam ekzistas organizoj, kiuj por siaj anoj aranĝas apartajn kursojn. La Asocio intencas eldoni vortaron, kies manuskripton jam pretigis K-do Nonnenmann.

La financa raporto montris, ke la Asocio en jaro 1929 profitis el librovendado 5802,13 mk.; je kotizoj la Asocio enspezis 9684,85 mk. La posedaĵo de la Asocio valoras 16 268,21 mk.

El raporto de la red. de «AE» estas citinda, ke la jarkolekto 1928/29 (sen «La Lernanto») ampleksas 180 paĝojn.

La «Presservo» de LEA forsendis en jaroj 1928/29 500 artikolojn al la laborista gazetaro (k al kelkaj etburĝaj organoj). Okazis ankoraŭ raportoj de revizantoj k de kontrola komitato. —

La Asocitagon partoprenis reprezentantoj de 59 grupoj kun 87 mandatoj. K-do v. d. Heid paroladis pri la temo «Esperanto k junularo», pri kiu bedaŭrinde pro manko de tempo ne povis okazi sufiĉe vasta diskutado.

Plej grava propono estis farita de grupo Hamburg, laŭ kiu la Asocitago devis decidi pri likvido de LEA. Tiu propono kontraŭ nur kelkaj voĉoj estis malakceptita. Plej pasia diskutado okazis pri proponoj, kiuj postulis ekziston de kelkaj grupoj (tendencaj) en unu loko. La Asocitago konsentis, ke K-do Sproeck-Berlin, kiu kun aro da socialdemokrataj LEA-anoj antaŭ jaro forlasis LEA k fondis propran grupon neligitan kun la Asocio (laŭ la statuto tio ne estis ebla), defendu la sintenon de l’ eksiĝintaj LEA-anoj. Post profunda k tre pasia diskuto la delegitoj kun granda plimulto decidis, ke la ĝisnuna stato restu (la statuto ne estu ŝanĝota). La Asocitago krome decidis kun plimulto aliĝi la kulturorganizon antaŭ nelonge nur fonditan «Intereskomuno por Laboristkulturo» (Ifa = Interessengemeinschaft für Arbeiterkultur).

La asocia estraro nun estos en Berlin (antaŭe en Leipzig); K-do Vildebrand, elektita kiel estro, loĝas en Berlin; laŭ nia statuto la grupo en la loko, kie loĝas la asociestro, devas elekti la aliajn estraranojn. Redakcio de «Arbeiter-Esperantist» estas, ĉar K-do Deubler, la ĝisnuna red. de «AE», rifuzis plu akcepti, K-do Bässler-Leipzig. Estro de la plendkomisiono estas K-do v. d. Heid-Dortmund (kiu grupo devos elekti la aliajn anojn de la plendkomisiono). 715.

¹ Sume ni havis je 30. IV. 30 1022 abonantojn al «S-ulo» en Germanio. — Red.

10-a KONGRESO DE SAT

en Londono (Britio), 3.—7. aŭg. 1930

4-a komuniko

[BILDO p.9 | 75,57,87,71] Kongresa afiŝeto: silueto de katedralo kun kupolo, stelo kaj la literoj AVG; malsupre la surskribo «S·A·T X·KONGRESO LONDON·1930».

Envojaĝo al Britio. Laŭ letero ricevita de la Angla Enlanda Ministerio (Home Office) K-doj vizitontaj la Kongreson devos akiri validajn novajn pasportojn, k se ili ne loĝas en la landoj Aŭstrio, Belgio, Kubo, Danio, Islando, Francio, Germanio, Italio, Liĥtenŝtajno, Luksemburgo, Maroko, Monako, Nederlando, Norvegio, Portugalio, Hispanio, Svedio k Svisio, ankaŭ devos akiri vizon por la vojaĝo al Britio. Tiucele ili devos viziti la britan konsulon en siaj urboj. Ili ankaŭ devos akiri enirpermeson de la Enmigra Oficisto ĉe la haveno; tion ili akiros ĝenerale; sed estas bone, ke ĉiu vizitonto portu kongreskarton ktp.

Fervoja rabato. La fervojaj kompanioj en Britio konsentis eldoni biletojn de 2.—8. aŭgusto 1930 je 1⅓ veturprezo por la duobla veturo (irerevene). Sed estas necese, ke ne malpli ol 100 K-doj sin anoncu por la malkaraj biletoj. Estus bone, se la

— página 10 —

K-doj aranĝus karavanon, k sciigos la sekretarion kiam ili alvenos.

Loĝejoj. La O. K. K. povas garantii senpagan loĝejon nur al tiuj K-doj, kiuj aliĝis ĝis la fino de junio.

Ŝakludantaj SAT-anoj! Ŝakistoj, kiu partoprenos nian Kongreson, k interesiĝas pri ŝakturniro dum la kongressemajno, skribu pri siaj ideoj al A. W. Page, 35 Stanley Avenue, New Malden, Anglio.

Financoj. K-doj, ne forgesu pri la monkolektaj listoj. K-doj ankoraŭ ne ricevintaj tiujn listojn, skribu al la sekretario. K-doj ricevintaj ilin, faru sian eblon por kolekti monon por la Kongreso k ne forgesu pri la premioj!

Kongres-adreso: K-do J. Sulsky, 19 Leyton Road, Harpenden, Herts., Anglio.

3-a listo de aliĝintoj

N-o Nomo Lando SAT-matrikulo
97. A. Van Gerfsom Belgio 8100
98. K. Jirka Ĉeĥoslovakio 1574
99. M. Bendova Ĉeĥoslovakio 15 120
100. J. Perhak Ĉeĥoslovakio 13 394
101. J. Safranek Ĉeĥoslovakio 10 828
102. Ad. Vita Ĉeĥoslovakio 15 258
103. L. Bulva Ĉeĥoslovakio 15 259
104. J. Ploss Ĉeĥoslovakio 4080
105. A. Klatilova Ĉeĥoslovakio 7391
106. Boh. Kouba Ĉeĥoslovakio 15 261
107. H. Hostalek Sovetio 10 195
108. M. Vronskaja Sovetio 15 272
109. V. Kuprijanov Sovetio 15 417
110. E. Wylie Britio 15 680
111. Laz. Rosenbloom Britio 4305
112. Dor. Luker Britio 8502
113. C. Veness Britio 2052
114. B. Veness Britio 15 971
115. William Smith Britio 13 768
116. May Upsdale Britio 8044
117. Hub. Ackermann Germanio 8801
118. Fr. Baumgartner Aŭstrio 15 982
119. Arend Roosing Holando 13 607
120. Hilda Marshall Britio 14 012
121. E. Davis Britio
122. E. E. Yelland Italio 164
123. Theresa Yelland Italio 1053
124. Fel. Schweighart Aŭstrio 6465
125. Cicely Osmond Britio 9896
126. Hor. Walker Britio 6255
127. A. S. Krasikov Sovetio 14 535
128. Ake Olsson Svedio 14 355
129. Gosta Jonsson Svedio 14 356
130. Jage Olsson Svedio 14 793
131. Rob. Strand Svedio 15 672
132. John Nilsson Svedio 4057
133. Algot Felth Svedio 5447
134. J. Habert Francio 55
135. M. Planchon Francio 1380

[REKLAMO p.10] Ĉu en via biblioteko jam troviĝas la originale verkita volumeto: ? RUĜO KAJ BLANKO Rakontoj, epizodoj el la sovetia nuntempo k pasinto de Ivn La vigla rakontmaniero allogos k kontentigos vin. 68 paĝoj Form. 11×14. Adm. de SAT, Colmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germ.)

REZULTO DE LA ĜENERALA VOĈDONO DE L’ SAT-ANARO

komencita en januaro 1930

PROPONO I PROPONO II PROPONO III
Aprobis 964 1274 777
Malaprobis 429 114 600
Nevalidaj 4 9 20
1397 1397 1397

Nevalidaj estas krome 53 voĉdoniloj, pro tro malfrua alveno. La ĝuston de ĉi supra rezulto atestas la nombrintoj: Dietr. Keŭning (10 742), Herm. Hornig (16 405), Paul Lachmund (14 295), Hedwig Kunath (15 698), Elsa Teichmann (2055), Willy Krey (5486), Rud. Göppner (10 614), ĉiuj en Leipzig.

Leipzig, 26./4. 1930.

Laŭlanda Statistiko

Landoj Nombro de la voĉdoniloj (sume:) Elcento de la membraro (%) Propono I aprobis Propono I malapr. Propono II aprobis Propono II malapr. Propono III aprobis Propono III malapr. Nevalidaj
Aŭstrio 41 15,2 29 12 40 1 29 11 1
Belgio 21 16 14 7 20 1 16 5
Britio 69 28 44 25 61 8 37 30 2
Bulgario 14 25 9 5 13 1 8 6
Ĉeĥoslovakio 74 35 48 26 71 2 35 39 1
Dancigo 2 18,1 2 2 2
Danio 1 11,1 1 1 1
Estonio 5 16 5 5 2 3
Finnlando 8 14 6 2 7 1 2 6
Francio 80 21,3 51 27 60 18 36 40 8
Germanio 478 26 332 145 456 20 286 186 9
Hispanio 58 38,6 33 25 56 1 38 20 1
Hungario 13 24 2 11 9 4 13
Islando — —
Italio — —
Jugoslavio 2 4,3 1 1 2 1 1
Latvio 5 11,1 4 1 4 2 3 1
Litovio 2 16,6 2 2 1 1
Nederlando 34 24 18 16 32 1 20 11 4
Norvegio 9 22 2 7 9 3 6
Polio 20 25,9 12 7 17 2 13 6 3
Portugalio 12 50 2 10 3 9 2 10
Rumanio 3 20 3 3 2 1
Saarlando 2 25 2 2 2
Sovetio 330 16,5 270 60 295 35 167 161 2
Svedio 61 28 34 27 56 5 23 38
Svisio 9 19 8 1 9 9
Turkio 1 100 1 1 1
Alĝerio 1 5 1 1 1
Maroko — —
Sudafriko 1 33,3 1 1 1
Argentino 7 28 5 2 6 1 3 4
Brazilio 2 100 2 1 1 2
Ĉilio — —
Kanado 1 11,1 1 1 1
Kolumbio — —
Kubo 1 100 1 1 1
Meksikio — —
Urugvajo — —
Usono 19 24 15 4 18 1 15 4
Aŭstralio — —
Ĉinio 1 9 1 1 1
Hindo-Ĉinio 1 100 1 1 1
Japanio 8 12,3 6 2 7 1 5 3
Persio 1 100 1 1 1
1397 21,8 964 429 1274 114 777 600 33

La voĉdono por 1930 estas finita. Dankinde plenumis la nombradon K-doj el la Leipziga SAT-Junularo, k, kiel videble, ĝi klopodis kun la Administracio ellabori tre klaran (supre presitan) laŭlandan statistikon, por ke ĉiu SAT-ano povu mem ekscii, kiel uzis sian rajton la aktivaj membroj de SAT, kie plenumis sian rolon la SAT-perantoj, k kie nefunkciis la afero. Ĉiu tiru el tio konkludojn!

El supra tabelo malkovriĝas, por ĉiu, unu impresa fakto: ke la «aktivaj» membroj en tute nesufiĉa maniero partoprenis en la voĉdono, kvankam precipe la propono pri deviga abono al la oficiala organo estis tre grava k meritus esti atentata k prijuĝata de ĉiu SAT-ano senescepte. Ni konstatas, ke el 6412 membroj aktivaj (en la momento, kiam estis nombrataj la voĉdoniloj) voĉdonis nur 1397 (ne enkalkulitaj la 53 tro malfrue alvenintaj voĉdonoj), t. e. 21,8 %¹.

De kio rezultas tiu ĉi indiferento de granda pocento el la membraro? Por

¹ En la voĉdono de l’ jaro 1929 partoprenis 1831 membroj el 5170, t. e. 35,4%!! Malkreskis do en 1930 la intereso de l’ membraro pri la internaj aferoj de l’ organizo, kompare kun la antaŭa jaro!

— página 11 —

ni estas klare, ke kulpas la nesufiĉe vigla vivo de granda nombro da grupoj. La Gvidantoj de multaj grupoj certe ne plenumis sian taskon. Kaj tio ankaŭ klarigas la nesufiĉe rapidan kreskon de nia movado. Ne multe utilas plej saĝaj decidoj k aranĝoj de gvidinstancoj, se la membroj restas inertaj k ne konscias pri la gravo de la movado, por kiu ili scipovas nur pagi malaltan kotizon.

Certe necesas, ke la SAT-anoj kutimiĝu pli ofte, pli intime rilati al la problemoj, kiuj interesas la vivon de la Asocio. Ĉiu devas ekkompreni, ke estas memkomprenebla devo, plenigi la voĉdonilon unu fojon dum jaro sendatan al li, k esprimi per ĝi sian opinion pri demandoj, kiuj tuŝas la trabaron de nia Asocio.

*

Konsekvence de la voĉdon-rezulto ni pristudos k ellaboros interkonsente kun la Administracio novan tarifon por membro-abonantoj, kies efektivigon ni komunikos post nelonga tempo.

Per akcepto de propono III K-doj Lerĥner k Bartelmes, kiuj estas Plenum-Komitatanoj, ne plu havas decidrajton en tiu centra organo de SAT.

Direkcio.

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

BELGIO. Bruselo. Okaze de 1-maja manifestacio 20 grupanoj enviciĝis malantaŭ nia flago k propagandbanderolo. Efiko bona. K-do Bracops (SAT-ano k ĉefredaktoro de ‘Etincelle’ (Fajrero), sindikata organo de edukistoj) trafe konigas nian movadon per daŭra enpreso, ĉu de trad. el «S-ulo», ĉu de priesp. informoj. Vintraj kursoj finiĝis malkontentige. — Lieĝo (Liège). Juna, vigla, multpromesa kerno! Sub lerta gvidado de K-doj De Moël, Kinon k Muŝik esp-o enpenetris la socialistan radio-stacion (Radio-Liège), kie De Moël gvidas perradian esp. kurson. K-doj Muŝik k De Moël trafe propagandas en soc. rondoj; pere de kursoj en studrondoj, centoj da aŭskultantoj estas interesataj pri nia movado. La K-doj sukcesis aperigi deklecionan kurson en semajna soc. sportorgano k en semajna gaz. de Ĝen. Sindikata Fed. el provinco Lieĝo. Taŭgan propag. leteron ili ricevis de soc.-dem. senatano H. Lafontaine; ĝi aperis jam en la sportgaz. En la tutlanda soc. gaz. «Le Peuple» aperis anonco pri la FEO-Kongreso. (M. V. A. 155.) — POLIO. Lodz. 24. IV. okazis en Lab. Esp. Soc. «Laboro» solena ekzameno je 2 finitaj kursoj (ĉ. 40 p.), al kiuj oni disdonis atestojn. Okazis laste du plensukcesaj lekcioj pri esp-o (unu okaze de l’ 1-a de majo). Estis laŭtlegataj unuamajaj salutlet. el Usono, Ĉinio k Sovetio. 29. IV. malfermiĝis ankoraŭ 2 kursoj, elementa kun 30 l., supera kun 40 l. Nun malfermiĝos kurso por esp. internacionalstenogr. k elementa kurso por judlingvanoj. La estraro de l’ lab. esp. soc. konsistas (krom unu escepto) el SAT-anoj. La societo funkcias vigle ĉiutage (krom merkredo). La «neŭtrala» societo ĉi loka ankaŭ gvidas kelkajn kursojn, i. a. unu por policistoj. (14 506.) — SVEDIO. Malmö. La socialdem. esp. klubo partoprenis en unuamaja manifestacio kun standardo verdstela k surskribita: «Lab-istoj el ĉ. l., unuiĝu vin per esp-o». Kelkaj Stokholmaj esp-istoj vizitis nin k aliĝis nian manifestacion. E. A. — Laŭ «Svenska A. E.» fondiĝis novaj grupoj en Svalöv k Iggesund. En Örebro okazis sukcesa festkunveno kun publika ekzameno je 18. IV., same okazis kursfina festo je 13. 3. en Lindesberg; la 14. 3. samloke leter- k poŝtkart-vespero kun celo interligi la kursanojn kun eksterl. koresp-antoj; je 16. 3. tri kursoj trapasis la ekzamenon, kun sekvinta vesperfesto.

MEMORNOTO

Represis el «S-ulo»:

Uj Elöre, Novjorko, 29. 3., La skandalo de l’ fremda legio; Spartacus, Novj., jan. (hungl. klubgaz.), Travivaĵo (259); Le Cri du Peuple, Brest, 19. 4., El Italio (269).

Represis el «La N. E.»:

Uj Elöre, Novjorko, 27. 4., Kismetov, la agitisto; L’Ecole Emancipée, Saumur, lernejkurac. en Germ. (septembro 29).

Priesper. artik. k notojn enhavis:

Daily Worker, Lond., 1. 5.; Der Deutsche Eisenb., Berl., 27. 4.; Signalen, Stokh., 1. 5.; Svenska Järnvägstidningen, Stokh., 21. 4. (rubr.); Lokomotivm. Tidng., Stokh., 15. 4. (rubr.); Socialdemokraten, Stokh., 2. 5.; Neue Zeitung, München/Nürnb., 11. 4.; Münchener Post, 2. 4., 5./6. 4., 7. 4., 9. 4., 17. 4., 18. 4., 22. 4., 25. 4., 28. 4., 29. 4.; Le Cri du Peuple, Paris, 7. 5. (FEO-Kongr.); Labour Woman, Lond., majo (rubr.); Der Kämpfer, Chemnitz, 30. 4., 3. 5., 5. 5., 6. 5.; Le Réveil Ouvrier, Nancy, 29. 3.; L’Internationale de l’ Enseignement, Paris, marto; Le Populaire, Paris, 22. 4., 25. 4., 28. 4., 4. 5.; L’Emancipateur, Bourges, 3. 5.

Peresper. materialon enpresis:

Neue Zeitung, München/Nürnb., 1. 4., 2. 4., 15. 4., 23. 4., 24. 4., 25. 4., 29. 4.; Uj Elöre, Novj., 8. 1., 25. 4.; Young Worker, Worcester, Usono, 1. 5.; L’Humanité, Metz, 20./21. 4., 26. 4. (Esp. Servo).

NIA POŜTO

10 287. — Ni konfesas, ke la ŝanĝo estis «arbitra», ĉar la formo de vi uzita estas klasika. Ni tamen opinias, ke limigante la sencon de «procento» je monaj aferoj, oni tiel igas nian lingvon pli klara. Sed estonte, se tion vi postulas, ni volonte lasos la «klasikan» formon en viaj artikoloj. Rilate la fakton, ke neŭtraluloj «mokas SAT-vortojn», ni aliam havos okazon konigi la opinion de aŭtoritata neŭtralulo pri tiu demando. Trafe mokos, kiu laste mokos . . .

994. — Ambaŭ estas korektaj, tial ke la senco estas klara. Oni ne devas kateni la lingvon, nur klaro gravas. La versaĵo aperos en «L. L.».

13 794. — Vian demandon ni pritraktos en «L. L.».

7537. — Tia materialo devas esti sendita al Esp. Servo (Leipzig), ne al ni.

10 306. — Abonpagon por «Monde» vi ĝiru al nia poŝta konto en Varsovio, — la ekvivalenton de 74 f. fk.

7539. — Ne; ni ne ricevis vian grupfoton! Red.

10 450. — PK, kovertojn, leterfoliojn, insignojn ni ne povas liveri al Sovetio.

15 385. — Ni regule sendis al vi «S-ulo»n, sed oni ŝtelis ĉi tiujn n-ojn. Ŝtatlingve oni nomas tion «konfiski».

14 543. — En tiu afero vi bv. turni vin al CK SEU, ni eĉ ne scias, ĉu vi povos veturi. Adm.

14 709. — Nenie en la Statuto estas ja dirite, ke SAT estas «kontraŭreligia». Ĝi celas «helpadi al la kreado de racie pensantaj spiritoj». Ĉu racio k religio estas akordigeblaj? Mi ne kredas. Religioj fundamentas sur dogmoj; k «racie pensantaj» homoj ne povas akcepti dogmojn; ili eĉ devas eviti la «dogmiĝon» (komp. en la Statuto) de siaj opinioj. Mi esperas, ke la ĉi supraj konsideroj sufiĉas por klarigi, kial [?] ni ne enmetos vian cetere interesan artikoleton. — E. L.

Al la Nekonata K-do, kiu sendis 1 ekz-on de la pamfleto kun titolo Sennaciismo k Internaciismo mi sincere dankas; al la aliaj K-doj, kiuj demandas, kial pri ĝi oni en «S-ulo» silentas, mi respondas: tial ke nek la aŭtoroj nek la eldonantoj sendis recenzekzemplerojn, ni ne rajtas havi pri tiu broŝuro opinion. Sed eble la aŭtoroj mem preferas, pri ĝi silenton; verŝajne, ili konscietas, ke estas facile montri, ke ilia tezo estas nek historie, nek logike fundamentita . . . — E. L.

8521. — Se loko ne mankus, ni volonte enmetus vian artikolon, kvankam ni opinias, ke vi faras al vi iluziojn, kredante, ke la rekomendo fare de aŭtoritataj lab. gvidantoj al la lernado de esp-o tre prosperigus nian movadon. Se tiaj gvidantoj lernus k praktikadus mem nian lingvon, jes, tio certe multefikus; sed ne ilia simple vorta rekomendo. Tio estas jam delonge spertita en Francio, kie, sekve de niaj instigoj, famuloj kiel R. Rolan k H. Barbus laŭdegis esp-on. — E. L.

— página 12 —

KORESPONDADO

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0.80 mk. g., ĉiu plia linio 0.50 mk. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

ALĜERIO

K-dino el varma lando sciigas al K-do el «glacia dezerto», ke lia karto trafis.

ĈEĤOSLOVAKIO

K-do L. Jakoubé, Vel. Hamry, 19, interŝ. k koresp. kun kolektantoj de insektoj (ankaŭ neesp-istoj), pri entomologio ĝenerale k speciale pri himenopteroj (vespoj, formikoj, tentredinidoj) en esp., ĉeĥa, germ., angla lingvoj kun ekstereŭropanoj, L. Ankaŭ pri a. temoj, L, PI, PK.

FRANCIO

— Hispana K-do (25-jara), 14 rue Provencal, Cagnes-sur-Mer (A. M.) invitas junan naturistinon k se eble muzikistinon veni ĉi tien por pasigi sian libertempon. Manĝaĵo k loĝejo senpagaj.

GERMANIO

K-dino Helene Schmalfuss (sportulino), Muldenstr. 2, Wilkaŭ/Sa., pri ĉ. temoj, precipe kun eksterlandanoj, kiuj intencas veturi al Vieno, por ĉeesti la lab. olimpion 1931. Resp. garantiata.

K-do Erwin Becker, Ndf. 45, Weigelsdorf, Eulengebirge, kĉl, pri ĉ temoj. Resp. garantiata.

HISPANIO

K-do F-co Montaner (15 444), Sabadell, petas ĉesi la koresp-adon, ĉar li ne plu povas koresp. pro delikataj aferoj.

HUNGARIO

K-do M. Kollár, Belicei u. 11, Szarvas, kĉl, pri ĉ. temoj.

K-do E. Molnár, Alsó-János-u. 11, Csepel a. Budapest, kĉl, tekstillaboristoj pri lab. movado.

NEDERLANDO

K-do J. F. Goudswaard (13 877), st. Jozefstrato 6, Zwolle, interŝ. PM, kĉl. Mi certe sendos al vi la saman kvanton.

K-do G. van Dijk, Tuinstr. 59, Wormerveer, interŝ. PM kun Sovetio. Povas doni PM el ĉl., valoro kontraŭ valoro aŭ po peco.

PORTUGALIO

— Ĉiulandaj metallaboristoj k lab. klasorganizoj sendu vian ĵurnalon por interŝanĝo al: «Eco Metalurgico», Rua da Esperanca, 122, 2°, Lisboa.

— Ĉiulandaj poŝtoficistoj k lab. klasorganizoj sendu vian ĵurnalon por interŝanĝo al: «Eco Telégrafo-Postal», Rua da Madalena 91, 2° Lisboa.

SOVETIO

— Klubo de Ĉiĉerin, okolo Samara, st. Kinel, koresp. kolektive kĉl, pri vivkondiĉoj k virinorganizoj.

— Gelab-istoj de agrarmastrumo, fabrikoj k geknaboj skribu al ni pri via vivo, laboro k agado. Adr.: Barnaul, 5 Altajska 65, A. Kuliĉenko. — Ni nepre resp.

— Sportula rondeto koresp. kĉl, pri div. specoj de sporto k kondiĉoj, metodoj de sporta movado. Adr.: Rostov-Don, ul. Engelsa 77, Dvorec Truda, Sojuz Piŝĉevikov, Kruĵok’ Fizkultur.

— Viglan koresp-adon garantias 150 gestudentoj pri ĉ. temoj, kĉl. Adr.: Ukrainio, Kremenĉug, Pedagogia Teknikumo.

— La gelernantaro de la 7-a lernejo en Kremenĉug (Ukrainio), strato de Gogol koresp. kun lernantoj el ĉl., pri ĉ. temoj.

K-do Gr. Miĥajlov, Nesterovo, Rjazansk. okr., kĉl, pri ĉ. temoj. Resp. garantiata.

— 5 Gek-doj koresp. kĉl, pri ĉ. temoj, L, PI, il. gaz., ĵurn., resp. garantiata. Adr.: K-do I. Golland, ul. Radiŝĉeva 8, kv. 1, Sverdlovsk.

K-do Bazilo Novikov, str. Stepana Ĥalturina 21, Ufa, kĉl, pri ĉ. temoj, L, PI, bfl, esp-aĵoj, il. gaz. ktp. Certe resp.

K-do A. P. Ĉernov, Novosibirsk, Obŝĉejitie Posadoĉnoj fabriki, d. 2, kv. 20 (j. ledisto), kĉl. fabrikaj ledistoj k. a. profesiuloj, pri ĉ. t., L, PI, il. ĵurn., libroj. Nepre resp.

K-do Jakobo Kanevski, Ĵilanska str. 22, Kiev, kĉl. jun. lab-istoj gaz., afiŝoj.

K-do Abrahamo Daniŝevski, Proletarskastr. 46/2, Kiev, kĉl. jun. lab-istoj, gaz., afiŝoj.

K-do A. Losikov, Pervomajskaja 21, kv. 11, Jaroslavl, kĉl, pri seriozaj temoj de lab. vivo, L. PI.

K-do A. Tepliŝĉev, Respublikanskaja 71, kv. 2, Jaroslavl, kĉl, L, PI, interesaj let. estos presataj en gaz.

K-do Mikaelo Ageev, Sartana, Mariupol. okr. «A» 245—2, kĉl, L, PI, PK, il. gaz.

K-do Johano Tanev, Sartana, Mariupol. okr., Bazar dom Taneva, kĉl, L, PI, PM, il. gaz.

SAT-anoj en Salzburg

(Aŭstrio)

projektas lumbildprezentadon k grandan ekspozicion en la Laborista Ĉambro, por ke esperanto estu enkondukata en la instruplano de tiu grava instituto. SAT-anoj ĉiulandaj! Ne kompromitu nian propagandon per silentoj! Skribu, sendu kolektivleterojn, salutkartojn, ilustr. presaĵojn, fotojn! Ĉiu sendinto ricevos panoramkarton pri nia urbo. Respondo garantiata!

Adreso: Laborista Esperantogrupo «Frateco» en Salzburg-Aŭstrio, Arbeiterheim (Laborista hejmo), Paris-Lodronstr. 21.

ATENTU! ★

Okazigonte baldaŭ propagandan feston por Madridaj studentoj, ni petas ĉ. similajn asociojn k esp-istojn, skribi gratulante k kuraĝigante ilin, lerni esp-on. Tiu ĉi asocio estas gravega por esp-istoj, pro tio ni agos reciproke. Adr.: Grupo «Antaŭen», Str. Augusto Figueroa 31/33, Madrid (Hispanio).

Mezgermana lab. esp. renkontiĝo

la 9-an de junio en Vernigerode (Harc) je la 8-a h. antaŭ la sindikatejo Monopol. Ni priparolu: varbado k spertoj. Fino je la 13-a. Kiu volas kunmigri la 8-an, skribu al 15 193, Magdeburg.

Naturamikoj k Gek-doj en Nederlando, atentu!

Junaj germanaj geedzoj intencas zigzage trabicikli vian landon dum julio k aŭgusto, k petas per tio adresojn de Gek-doj, kiuj emas tranoktigi ilin malmultekoste. Tuja respondo estas garantiata. Helmut Leopold, Leipzig C. 1, Josephinenstrasse 41, III, Mitte.

[REKLAMO p.12] Atentu, Bredistoj! Mi estas bredisto de arĝent-vulpoj k kunikloj k vendas virbestojn. Mi dez. koresp. kun samprofesianoj en la tuta mondo. Adr.: Anders Forsmo, Mo i Ranen (Norvegio).

K-doj el Hungario, Bulgario k Turkio atentu!

En junio mi vizitos: Budapeŝto, Sofio, Varna k Konstantinopolo. Renkonto kun Gek-doj preferata. Tuj skribu al: K. J. Pech, Hovŝkova 4, Plzen (Ĉeĥoslovakio). — Naturamikoj k sportuloj, vizitontaj la 2. Olimpion dum 1931 en Vieno, havos interrilatojn kun ĉeĥoslovakiaj sportuloj, se vi tuj sendos vian adreson al mi.

Gekamaradoj!

Dum la jubileo de pionira taĉmento je la nomo de «KIJ» la 3. de majo okazos ekspozicio, por kiu sendu materialojn k salutleterojn. Rekompenco laŭdezire. Ankaŭ ni garantias korespondon regulan. Adreso: K-do Jofe, Kiev, Petrovka, Obolonska str. 20, 2, USSR.

★ Tiflisa Grupo

de diversprofesiaj laboristaj korespondantoj deziras korespondadon kun ĉiulandaj laboristoj, laboristaj organizoj, gazetoj k junulargrupoj. Skribu amase pri via vivo, klasbatalo k diversaj problemoj. Sendu materialon. Ĉio estos rekompencata.

USSR (Transkaŭkazio). Tiflis. Engelsa n-o 36. J. Eruŝkovski.

ENHAVO:

paĝo
Eklumoj sur la situacion en Hispanio 381—82
Niaj kontraŭuloj estas analfabetaj en politiko 382—83
La Naci-Socialista (faŝista) Partio en Germanio 383
Por nia distro 383
Por- kaj kontraŭ-militaj agadoj en Estonio 384
Malpuraj manoj for de Majakovski! 384—85
La urbo Rotterdam 385—86
La evoluo sen dio 385—86
Esperanto-Servo 387
Sennaciula Scienc-Kultura Paĝo 388
Tra Esperantio 389—91
Korespondado, Anoncoj 392

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

N.º 295, 29 de mayo de 1930

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

6-a Jaro. N-o 295 — APERAS SEMAJNE — Leipzig, 29./5. 1930

[BILDO p.1 | 42,5,55,14] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Kolmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

HINDIO KAJ LA HINDOJ

Unu el la plej gravaj problemoj sur la soci-politika kampo estas certe la nuna ribela situacio en Hindio. Tial ni hodiaŭ denove aperigas materialon pri tiu demando, kun la certo, ke niaj legantoj bonakceptos ĝin. — Red.

[BILDO p.1 | 30,48,64,67] Lignogravuraĵo: hinda pejzaĝo kun domoj sur monteto, arboj kaj vojo. Subskribo: HINDIA PEJZAĜO. Lignogravuraĵo de hinda artisto Manabendrabath Chikravarti.

Depost la du jarcentoj, dum kiuj Hindio estas submetita al la brita superregado, ĝi estis por Granda Britio la plej altvalora k plej riĉa ekspluatejo. Tial la zorgo konservi tiun ĉi grandegan imperion, kie britaj komercistoj ĉerpadis riĉojn, teni fortajn interkomunikojn inter Hindio k la metropolo, estis la angla politiko depost la dek-oka jarcento. La granda duelo, kiu ludiĝas antaŭ niaj okuloj, inter la tradicia brita imperialismo k la defendantoj de l’ hinda sendependeco, meritas esti komentata per geografiaj, historiaj k ekonomiaj konsideroj. Tial ni refoje dediĉas ioman spacon al tiu problemo.

Ne sen malfaciloj Anglio okupis Hindion en la 18. jarcento. Ĝi devis unue forpeli la francojn tie instaliĝintajn. Poste ĝi devis apliki, en tiu lando dividita en malgrandajn princlandojn sendependajn k ofte inter si disputantajn, politikon serpentuman, tiam flekseblan k tiam brutan. Tiel ĝi povis utiligi por sia profito la malkonsentojn inter la hindoj mem k plifortigadi sian povon sur ĉiam pli grandan teritorion.

Dekomence por Britio la profitoj el Hindio jam estis konsiderindaj, kvankam temis nur pri komerco per krudmaterialoj (kiuj lastaj poste servas al la disvolviĝanta enlanda industrio). Grandegaj «hindiaj riĉoj», ŝuldataj al senhonta elrabado k ekspluatado al la loĝantaro, amasiĝis k kunhelpis komence de l’ 18. jarcento envojiĝi en Anglio la «industrian revolucion». Ĝuste tiuj ĉi kapitaloj grandparte permesis en Britio la ilprovizadon al minejoj, metal- k teksfabrikoj, kiuj certigis al Grand-Britio sur ĉiuj mondmerkatoj veran industrian superregadon.

Sed krom per la kapitaloj Hindio servis al Anglio per sia kotonliverado al la Lenkeŝeraj (Lankashire-aj) fabrikoj k tiela ebligo de l’ Menĉestra (Manchester-a) ŝtof-eksporto. Grand-Britio ekestis danĝera konkuranto rilate al la teksaj-eksporto [?]. Necesis malfermi disvendejon hindian al anglaj kotonaĵoj. Dume la hinda importo en Anglion falis rapide pro protekt-impostoj. Hindio tiel perdis sian industrian aktivecon. La urboj estis forlasataj k la terkulturo fariĝis la preskaŭ ekskluziva okupo de l’ loĝantoj.

Sed en jaroj 1875/80 la hindia ekonomio eniras novan periodon. Britio komencas instali en Hindio britajn fabrikojn per anglaj monsumoj, direktatajn de britoj. En 1916 oni taksis jam la britan kapitalon investitan en entreprenoj sur hinda teritorio je pli ol 390 milionoj da sterlingoj (= ĉ. 1 950 milionoj da dolaroj). Oni povas diri, ke Hindio pagas jare en la Unuiĝita Reĝlando pli ol 30 milionojn da st. (= ĉ. 150 mil. da dol.) al siaj kreditoroj, akciposedantoj, ŝtatoficistoj.

Tiel transformiĝas la aspekto de l’ lando. Anglio enportas ĉiujn karakterizaĵojn de l’ okcidenta civilizo. Ĝi ne nur eltiras komercajn profitojn per la hindiaj produktoj; ĝi modifas profunde landon esence tradicieman, kiu ŝajnas speciale ribelema kontraŭ eŭropaj konceptoj.

Apud la brita Hindio ni trovas la Hindion de l’ Princoj kun 700 ŝtatoj sur du duono [?] da milionoj da kvadratkilometroj kun pli ol 70 milionoj da loĝantoj. Por etendi pli vasten sian regadon, Anglio aplikis la faman devizon: «Dividu por regi». Ĝi kontraŭstarigis princon kontraŭ princo, ŝtaton kontraŭ ŝtato. Tamen hodiaŭ Hindio estas malpli dividita ol ĝi estis antaŭ du jarcentoj, dank’ al la enkonduko de l’ okcidenta tekniko: fervojo (60-mil-kilometra), aŭtomobilo, telegrafo, telefono, radio. La rapidaj transportrimedoj interalproksimigis la hindajn popolojn, same kiel tiujn de Eŭropo. Ankaŭ la lingvo de l’ konkeranto servis por nacia unuiĝo. La diversregionaj hindoj por sin inter-

— página 2 —

394 — SENNACIULO

komprenigi ne uzas siajn dialektojn, sed la anglan lingvon.

Fine, la hinduismo, la reganta religio en Hindio kun ĉ. 200 milionoj da adeptoj, estis potenca unuiga elemento: el la religia ideo la bramanoj naskis la nacian ideon. Ili komprenis, ke ilia lando estas grandega maŝino turniĝanta je profito de l’ fremduloj. Ankaŭ en la indiĝenaj rondoj la industria spirito faris rapidajn progresojn. Kelkaj enlandaj kapitalistoj, instruitaj en universitatoj de Anglio, aŭ en teknikaj lernejoj anglaj en Hindio, konatiĝis kun la tendencoj de moderna komerc-entrepreno. Iuj ekfondis fabrikojn, komercajn firmojn laŭ eŭropa maniero. Estas hinda familio Tata, kiu kreis metalindustrion en Hindio komence de l’ 20. jarcento k okupas 44 500 hindajn k 200 eŭropajn laboristojn. Sed kompreneble ne estas tiaj naciistoj, kiuj lojale subtenas la nacian ribelmovadon: ili restas funde en bona interkonsento kun la eŭropa kapitalismo, kun kiu ilin ligas la klasinteresoj.

La popola nacimovado naskiĝis el aliaj fontoj, ĝi konformiĝis al la malnova hinda civilizo, tendencas protekti la hindajn laboristojn kontraŭ mizerego k malsato k por tio celas restarigi la de l’ grandindustrio mortigitajn metiojn. Oni konas la signalvortojn de Gandhi: civitana malobeo, rifuzo de kunlaborado kun la britaj estraroj, bojkoto al britaj varoj, salproduktado kiel protesto kontraŭ la sal-imposto — estas senescepte senperfortaj rimedoj. Kiel instruas la plej freŝdata historio, Gandhi ne ĉiam sukcesis gardi la disciplinon k trankvilon ĉe siaj manifestacioj, kiel planite. Sed oni devas noti, ke eĉ la okazintaj perfortaj ribeloj neniel estas esprimo de klasa, sed nur de nacia batalo. Certe ekzistas la klasbatalo en Hindio same kiel ĉie. Sed ĝi ne leviĝis ĝis la ŝtupo de l’ klaskonscio. Estus erare prezenti la nunajn hindiajn okazaĵojn kiel batalon kontraŭ la kapitalismo. La ideoj de Gandhi superregas ĝenerale . . .

La amasoj postulas esence plivastigon de l’ politikaj rajtoj akiritaj en 1919, ĝis pli malpli kompleta sendependeco. Ili estas subtenataj en tio de ĉiuj «hindaj kolonioj» en Sudafriko, Orientafriko, Fidji-insuloj ktp. La venontaj jaroj estos decidaj por la solvo de l’ problemoj ĉu Hindio restos grandega ŝtato kun centriga tendenco, aŭ ĉu male ĝi decentriĝos per dispeciĝo en provincajn ŝtatetojn. La sola, kion oni povas arde deziri, estas, ke la laborista movado, ĝiaj organizoj, pli forte ol ĝis nun penetru en la landon k montru la vojon al vera socia liberiĝo, ŝultro apud ŝultro kun la fratoj en tutmondo.

Ĉu vi jam pagis vian kotizon por la jaro 1930? Se ne, tuj faru tion!

EL LA LANDO DE LA X-a SAT-KONGRESO

Koopera klerigado

Nuntempe en Britio atingis tre grandan amplekson vasta organizo, nome la Kooperativa Movado. Tiom multe, ke ĝiaj disbranĉiĝoj enpenetris preskaŭ ĉiun urbon k urbeton en la lando. Nekontraŭdireble ĝi estas frapanta monumento pri la kapablo de la laboristaro en la administrado de komunaj entreprenoj.

[BILDO p.2 | 39,20,81,56] Foto de granda pluretaĝa konstruaĵo kun multaj fenestroj kaj flagoj, ĉe strato kun aŭtomobilo. Subskribo: La Kooperativa Pogrand-Asocia Magazeno en Leman-strato, Londono

Ĉi tiu granda asocio konsistas el kelkaj pograndaj asocioj aŭ kompanioj k pli ol 1400 pomalgrandaj asocioj distribuaj: ĉi lastaj okupiĝas ĉefe pri la provizado k vendado de vivnecesaĵoj al la milionoj da konsumantoj, kiuj aniĝas k kiuj tiele partoprenas la avantaĝojn k profiton rezulte el komuna komercado; k tiuj avantaĝoj sendube estas multnombraj.

Krom tio, ke ĉiuj ĉi distribuaj asocioj estas ligitaj en la Kooperativa Unuiĝo, ili estas tute apartaj k memstaraj. Kompreneble ĉiuj plenumas en siaj komercaj entreprenoj larĝsence la principojn de kooperado (bedaŭrinde estas fakto, ke ĉe la direkcio k la anoj la dividendo verŝajne estas pli grava ol principoj) — sed samtempe ĉiu asocio kompilas regularon k programojn diversajn laŭvole en sia propra kadro.

Estas tute okulvideble, ke ju pli granda la aparta asocio, des pli ampleksaj k multnombraj la faritaĵoj k faciligoj, kiujn ĝi povas doni al la membraro: tiurilate la plej famkonata k unu el la plej progresemaj estas la Londona Distribua Asocio Pomalgranda, kies komercaj k sociaj aktivoj funkcias en tiu parto de la urbego norde de la rivero Tamizo — sur areo da 480 kvadrat-kilometroj. Ĝi ankaŭ estas la plej granda komerca asocio distribua tra la tuta mondo.

En la sociaj rilatoj de ĉi tiu granda asocio la membroj celas atingi apartajn idealojn, ĉi-okaze kooperativajn. Tial, por ke oni pli bone efektivigu la de multaj homoj ege sopiratan kooperativan ŝtaton, troviĝas en ĉi tiu asocio fako de klerigado, efektive la plej grava el ties multaj entreprenoj; nur per la disvastigo de siaj principoj povas kreski la organizo.

Ĉiujare 5% el la komercaj profitoj de la asocio oni transigas al la Komitato de Klerigado por la plenumado de kleriglaboro, k ĝis nun la rezultoj estis tre sukcesoplenaj k kuraĝigaj, tiele farante bonan aŭguron al estonta evoluado: pli ol 50 kursojn pri sociaj temoj oni aranĝas por membroj k iliaj familianoj, komenciĝantajn ĉiujare je la fino de septembro, daŭrantajn ĝis la fino de junio; ankaŭ kelkajn teknikajn kursojn, ĉefe por la vendistoj en la magazenoj. Laŭ la programo oni rimarkas, ke la temoj estas diversaj, interesaj k aktualaj; ekzemple — «Reklamado k dramliteraturo», «Distrikta administrado», «Modernaj problemoj», «Ekonomio», «Industria Historio», «Angla Literaturo», «Kooperado», «Psikologio», «Socia Historio» k la plej grava el ĉiuj, «Esperanto».

Ĉiu rajtas tiri utilon el la suprecititaj kursoj, kondiĉe ke li (ŝi) estas membro de la Londona Asocio aŭ familiano kooperativa k 18-jara. Kursojn oni starigas laŭ minimuma bazo de 15 personoj; la instruistoj tenas diplomojn je la temoj apartaj, kiujn ili instruas. Ĉijare troviĝas 10 esperantaj kursoj en diversaj lokoj. En la nordokcidenta kvartalo de Londono estas du sub

— página 3 —

SENNACIULO — 395

gvidado de du SAT-anoj! Kaj rezulte estas starigita vigla LEA-grupo, el kies membraro kelkaj jam fariĝas SAT-anoj. Ĉe la dungitoj de la Asocio, ĉefe la oficistoj k vendistoj, la temoj estas librotenado k la arto de vendado. Je la fino de ĉiu kurso oni okazigas ekzamenon, k la lernanto gajninta plej multe da poentoj ricevas kiel premion la rajton pasigi semajnan libertempon en la ĉiujare malfermata somera libertempodomo kutime apudmara, aŭ alternative ricevi librojn ĝis la valoro de unu funto sterlinga (= ĉ. 5 dolaroj).

Mi volas atentigi, ke la lernantoj efektive ricevas senpage la instruadon; unue ĉiu pagas 2 ŝilingojn, sed kondiĉe ke tiu persono ĉeestos je 75% al la tuta kurso, oni redonas la kurspagon. Lern- k legolibrojn la lernanto mem devas aĉeti; la plej multajn el la kursoj la asocio aranĝos kune kun la Laborista Edukada Asocio (angle: W. E. A.).

Pliaj entreprenoj edukaj troviĝas ĉe infanoj pli junaĝaj — de 8- ĝis 12-jaraj — k ĉe la pli aĝaj — de 12- ĝis 16-jaraj. Oni nomas ilin «Infanaj Rondoj». Por la gejunularo, en aĝo de 16 ĝis 25 jaroj, ekzistas similaj rondoj, studklasoj funkciantaj ĉiu-dusemajne. Ĉi tiuj estas gvidataj de spertuloj k la temoj instruataj estas aktualaj k progresemaj, kiaj «Ekonomio», «Civitaneco», «Parolarto», «Dramarto», «Publika Parolado» k. a., kiuj konsistigas la programon. La celo en ĉi tiuj rondoj estas enradikigi ĉe la gejunularo la verajn principojn kooperativajn pere de lecionoj, ludoj, k distrado, ankaŭ instrui la historion de la movado.

La granda sukceso, kiu nedisputeble rezultis el la kleriga laboro, grandparte estas pro tio, ke la kvar asocioj, kiuj servas la tutajn Londonajn distriktojn, kunlaboras en ĉiuj ĉi edukaj entreprenoj: ne mankas signoj, ke estonta evoluado efektiviĝos ankoraŭ pluajn kontentigajn rezultojn.

Sed alia flanko de la entreprenema agado de ĉi tiu movado k kredeble ties plej vasta influpovo konsistas en tiu, farata de la diversaj muzikasocioj — ĥoroj k orkestroj. De la komenco de l’ aŭtuno ĝis la fino de marto la Klerigkomitato aranĝas koncertkunvenojn en diversaj lokoj: por ĉi tiuj koncertoj nur la unuaklasaj talentoplenaj artistoj estas dungataj. Krom la multaj muzikpartoj sur la programo, parolanto lekcias pri la celoj de la kooperativa movado k la profitoj haveblaj per ĝi. Dum ĉi tiuj koncertoj unuavice celas eduki la membraron al gusto por bonkvalita muziko, samtempe ili donas tre ŝatatan distron k pro tio ĉiam altiras ĉeestantaron grandnombran.

La ĥoroj estas dugradaj, unu por la pliaĝuloj, alia por la malpliaĝuloj: klasojn oni starigas ankaŭ por la instruo al la kantistoj. En majo la Klerigkomitato okazigas grandiozan feston ĥoran en la Kristal-Palaco (angle: Crystal Palace), en kiu konkursas la diversaj ĥor-asocioj, el kiuj la plej lerta ricevas premion.

Alia asocio tre simila, ankaŭ kleriga, estas la kooperativa Dramfederacio, sub kies gvidado lastan aŭtunon oni aranĝis semajnfinan lernejon, kiu daŭris du tagojn. La instruado donita konsistis el lekcioj de geviroj famkonataj en la brita dramistaro, kun elĉerpoj el teatraĵoj prezentitaj de dramgrupoj, kiujn kritikis k aljuĝis la sekretario de la Brita Dramligo.

Multnombraj estas la temoj, kiuj troviĝas vive gravaj al kooperativaj idealoj k kies rilatojn oni ne povas malatenti. Por ke oni diskutu tiujn diversajn aferojn, la Klerigkomitato aranĝas de tempo al tempo konferencojn, en kiuj la ordinaraj membroj k organiz-reprezentantoj rajtas partopreni. La temoj estas sufiĉe ampleksaj; mi citu kelkajn: «Agrikulturo k la Kooperativa Movado», «La Internacia Banko», «Problemoj de Kooperativa Demokrateco», «Instruistoj k Instrumetodoj» k. a. Oni konsentos, ke la temoj ja estas gravaj k diskutindaj.

Fine la kooperativaj gildoj, apartaj organizoj en la kadro de la asocio, kune kun la Klerigkomitato ludas tre gravan rolon en la disvastigo k diskonigo de la Londona asocio: ili servas por ambaŭ seksoj k sume nombras je 136. Ilia celo estas stimuli k pligrandigi intereson en la funkciado de la movado k inspiri la kooperativajn principojn inter la membraro. Ĉi tiuj gildoj kontinue aranĝas siajn ĉiujarajn kongresojn, k eble interesos la legantojn de «S-ulo» scii, ke en la jaro 1927 ĉe la Kongreso de Virinaj Gildoj oni proponis k unuanime akceptis rezolucion, ke esperanto estu deviga temo en la elementaj lernejoj en Anglio.

Jen sufiĉe ampleksa prezento pri la entreprenoj de la klerigfako de la plej granda asocio kooperativa, kiu provizas la vivnecesaĵojn al preskaŭ miliono el la brita loĝantaro. Ke la laboro jam farita k nun farata estas bona ekzemplo de praktika kooperismo, neniu povas nei, sed aparte de tio naskiĝis la demando, ĉu la asocio vere progresas survoje al la efektivigo de la komuna ŝtato, aŭ ĉu ĝi fariĝas nur grandega sukcesoplena komerca asocio? Ĉu la membroj ŝatas la laboron de la movado nur ĝis kiom ili ricevas la necesajn personajn profitojn? Tio estas demando, kiun mi eble pritraktos alian fojon.

Ofiro.

Redakcia Atentigo

Ni ricevis refoje plurajn leterojn, por kiuj ni devus pagi punafrankon k kiujn akcepti ni tial rifuzis. Ni jam sufiĉe ofte atentigis pri tio en «S-ulo» k ankaŭ aliaj K-doj skribis pri la sama temo. Bonvolu finfine atenti pri la afero k agi laŭ tio!

★

Pensoj pri la teroro

Subite la reakciuloj en Aŭstrio eltrovis sian emon por «opinia libero» k enparlamentigis projekton de kontraŭterora leĝo, laŭ kiu ĉiuj laboristoj estas punotaj, kiuj devigas aliajn laboristojn, aliĝi al iu sindikato aŭ organizo. Nome ĝis nun en kelkaj fabrikoj la laboristoj rifuzis labori kun neorganizitoj k tio ne plaĉas al la entreprenistoj. Oni deziras «libere» dungi novajn gelaboristojn k tiele plimalgrandigi la salajrojn. Aliflanke en la ferminejoj de Stirio la laboristoj estas perforte apartenigataj al la f a ŝ i s m a organizo; kiu ne volas aliĝi, tuj estas maldungata. Sed tio ne signifas teroron; nur se laboristoj defendas siajn rajtojn. Tial la faŝistoj esperas profiti el tiu leĝo, ĉar ilia teroro estas nevidebla. En kazo de maldungoj la fabrikistoj ja ne konfesos la ĝustan motivon, sed deklaros, ke mankos laboro. Kiu povus kontroli aŭ pruvi, ke la vera motivo estas la rifuzo, aliĝi al la faŝisma organizo?

La socialdemokrataj delegitoj proponis en la parlamento, ke tiu leĝo, se oni akceptos ĝin, ankaŭ malpermesu la teroron de kapitalistoj, kiuj mem uzas perforton, por ke ĉiuj sammetiaj entreprenistoj apartenu al la koncerna industriista organizo k eĉ ne hezitas detrui la ekziston de eksteruloj. Se iu negocisto intencas vendi siajn produktojn malpli multekoste, la aliaj (organizitaj) negocistoj ekbatalas kontraŭ li, organizas bojkoton, malebligas al li ricevon de kredito k ne ripozas, ĝis tiu «blanka korvo» estas ruinigita. Ĉu tio ne estas teroro? Aŭ se la kapitalistoj, eĉ internaciskale, interkonsentas pri la komunaj prezoj, ĉu ili per tio ne teroras la konsumantojn? Ĉu nur la «teroro» de laboristoj estas

[REKLAMO p.3] HENRI BARBUSSE — Eklumo en la abismo — Kun antaŭparolo de la aŭtoro al la esperanta eldono. Sub la freŝaj impresoj de la mondmilito la fama aŭtoro verkis tiun ĉi plaĉe prezentitan 96-paĝan verketon. Forta protesto kontraŭ la milito, esploro de ĝiaj radikoj kaj pasia kulpigo al la kapitalista sistemo! Ni rekomendas la libron varme al ĉiuj K-doj, kiuj iom perfektiĝis en nia lingvo kaj volas ĝui meditigan legaĵon. Havebla ĉe Administr. de SAT. PREZO: 0,80 mk. g.

— página 4 —

396 — SENNACIULO

puninda, sed ne la pli akra k pli danĝera perforto de la karteloj k trustoj?

Tiu afero montras, ke pri la signifo de la vorto «teroro» ne regas la necesa klaro. Ni konstatas, ke lastatempe ĝuste tiuj medioj protestas kontraŭ teroro, kiuj mem uzadas ĝin k nur tiumomente kontraŭparolas, kiam oni ekmalhelpas ilian teroron. Dum centoj da jaroj la eklezioj teroris la homojn, sed ĉar en Sovetio la popolo tion ne plu toleras, la papo lamentas, ke la religio estas persekutata. Ĉu li forgesis, ke la katolika eklezio per la plej kruela teroro ekstermis la idolan religion de la prauloj k per fajro k glavo «enkondukis» la kristanismon; ni nur memoru pri la teruraĵoj de la inkvizicio k kontraŭreformacio!

La kapitalisma sistemo ĉiam preparas konfuzon rilate al la ideoj. Oni gloras la «patrujon», sed samtempe diverslandaj kapitalistoj interkonsentas pri reciproka liverado de armiloj k milita materialo. Oni defendas la okcidenteŭropan «kulturon» kontraŭ la bolŝevismo, prisilentante, ke la socialismo (tiuokaze nomata bolŝevismo) entenas pli da kulturo ol la detruinda kapitalisma civilizo. La kapitalismo teroras la homaron en intereso de malplimulto, de la potenculoj, sed tion vualas la reganta klaso. Tial ni devas malkonfuzi la difinaĵojn pri politiko, ekonomio, demokratio, teroro k ni facile ekkonas, ke la teroro nur tiam malaperos, se regos la plimulto, la proletaro. La kapitalisma sociordo ne povas malhavi la teroron k paco inter la klasoj, demokratio, ne ekzistas.

F. S., Vieno.

EL USONA TAGLIBRO

Unufoje dum jaro la plej grava jurnalo «New York Times (Tempo de Novjorko) ekkonscias pri malriĉo. Per longaj artikoloj ĉe Kristnasko ĝi aranĝas kolekton de proksimuma sumo de 300 mil dolaroj por tiuj, kiuj pleje bezonas helpon. En la libroj de l’ profesiaj almoz-asocioj ĉiam registriĝas miloj da mizeruloj en ĉi tiu plej riĉa urbo de la mondo. El tiuj miloj la «N. Y. T.» subvenciis ĉi-jare nur al 415 personoj. Sed la publika konscienco denove povas dormi. Oni ree povas paroli ĉefartikole pri multo da aŭtoj, sapo, bankuvoj, telefonoj ktp. Oficiale la senlaboreco ne ekzistas ĉi tie, ĉar nenia asekur-sistemo funkcias, sekve ne necesas statistiki la senlaborulojn. Diversaj spertuloj taksas la senlaborularon je 3—5 milionoj. La almoz-asocioj diras, ke ili ricevas rekordan nombron da petoj. La konservativa Amerika Federacio de Laboro raportas, ke 22 elcentoj el ĝiaj anoj ne havas laboron. Sed la jurnaloj preferas argumenti pri «prohibicio» (alkohol-malpermeso) k detale priskribi fondon (je 19. marto) de l’ plej granda banko Ĉes (Chase), kiu posedas monrimedojn de 2800 milionoj da dolaroj.

* * *

Enmigrantoj al Usono estu atentaj, ke ili ne havu inter siaj pakaĵoj la biblion, volumon de Ŝekspir aŭ la faman Deklaron pri Sendependeco. Se jes, la doganistoj konfiskos ilin, ĉar la Senato ĵus donis al ili la rajton per speciala leĝo. Jen la teksto pri neenporteblaj aferoj: «Nenia broŝuro, libro, skribaĵo, reklamilo, desegnaĵo, kiu enhavas instigon al ŝtatperfido, ribelo aŭ perforta kontraŭstaro al iu usona leĝo; aŭ kiu enhavas minacon kontraŭ iu persono usona, aŭ iu malpurega libro aŭ iu instrumento, drogo aŭ io por malhelpi naskiĝon.» Por konvinki la aliajn senatanojn, Smut (Smoot), kiu estas mormono¹ el Utah, pruntedonis al ili la faman verkon de D. H. Lorens (Lawrence), «Lady Chatterleys Lover» (La Amanto de moŝtino Ĉetele). Se ili povas vidi la malĉastajn reklamilojn en la usonaj jurnaloj, la sugestoplenajn priseksajn ŝercojn en la teatroj, ili miros plue.

* * *

En jaro 1929 estas eldonitaj 36 500 000 ekzempleroj de la biblio k 14 milionoj el ili venditaj en Usono. Kial? Ŝajne tie ĉi tradicio ankoraŭ regas; fanatikaj sektoj abundas; en la dimanĉ-lernejo ĉiu ano devas havi ekzempleron; speciala asocio (tielnomata Gideon-Asocio) provizas per ekzempleroj senpagaj ĉiun ĉambron en la vastaj hoteloj. Estas diferenco inter la plej vendata k plej legata libro.

* * *

Kuraĝon, vi senlaboruloj! D-o D. D. Lescohier, profesoro en ekonomio ĉe la Universitato de Vaŝingtono, ĵus eltrovis, ke senlaboreco povas esti plibonigo por industrio. Ĉar, li klarigas, per senlaboreco la nova industrio trovas provizon je laboristoj, kiuj

¹ Ano de religia sekto.

LA EVOLUO SEN DIO

(Daŭrigo. Vidu n-ojn 293/94.)

Ĉu la homo devenas de l’ simio?

La ateistoj asertas kun Karlo Darvin, ke la homo devenas de l’ simio.

«… La simiidoj (familio de simioj) dividiĝis tiam en du grandajn branĉojn, la simiojn de l’ Nova k de l’ Malnova mondo; de ĉi tiuj lastaj, en tre malproksima epoko, devenas la homo, la mirindaĵo k la gloro de l’ universo» (Darvin, «Deveno de l’ homo», ĉap. 6, lasta alineo).

Kiuj diras, ke Darvin neniam instruis, ke la homo devenas de l’ simio, tiuj do mensogas.

«De la duon-simioj aŭ lemuroj, rekta linio, pasanta trans la pavianoj, kondukas al la homosimilaj simioj, k de tie al la homo» (Hekel — Haeckel).

Arturo Kit (Keith), aŭtoritatulo en la materio, devigis Moseon al silento de morto. «Ĉu Darvin estis prava dirante, ke la homo, sub la influo de mezureblaj k observeblaj biologiaj fortoj, estas suprenlevita de sia loko inter la homsimilaj simioj al tiu, kiun ĝi nun okupas? — La respondo estas jes» (1927).

«La patologio komparita, same kiel la eksperimentoj konkludantaj el la sang-analogioj, pruvis definitive la parencecon de l’ homo kun la homsimilaj simioj k speciale kun la gorilo» Encyclopedia Britannica (Brita Enciklopedio), vol. 30, pĝ. 143, artikolo Antropologio, de G. Eliot Smit (Smith).

«Oni interkonsentas sufiĉe bone por agnoski, ke la homsimilaj simioj k la homo devenas de komuna praulo k, siavice, ĉi tiu devenas de primitiva simio kun plata nazo» (Feris — Ferris, universitato Jel [Yale]).

«Kia ajn estu la organo pridiskutata, la diferenco inter la homo k la homsimilaj simioj estas pli malgranda ol la responda diferenco inter ĉi tiuj lastaj k la malsuperaj simioj» (Heksli). La diferenco estas unusole en la grado; similaj ekzistas inter la homaj estaĵoj. La gorilo k la ŝimpanzo estas niaj proksimaj parencoj» (Lel [Lull] universitato Jel).

La plej forta pruvo pri la simideveno de l’ homo estas «la pruvo per la sango». Se oni intermiksas la sangon de du samfamiliaj animaloj — la hundo k la vulpo ekzemple — nenio malbona sekvas el tio. Sed se la sango de hundo estas miksata kun tiu de kuniklo, la du specoj de sangoĉeloj sin kontraŭbatalas ĝis morto. La homa sango venenas k malkonsistigas la sangon de l’ malsuperaj simioj k de l’ aliaj mambestoj, sed ĝi fluas pace en la vejnoj de l’ grandaj simioj, kune kun ilia. La sango de l’ homo k ilia prezentas la samajn kemiajn reagojn. Alivorte, la orangutango, la ŝimpanzo, gorilo ne nur similas nin per la strukturo, sed krome per la sango-konsistiĝo.

Ĉiu ateisto povas trudsilentigi kontraŭ-evoluiston proponante al li la sangprovon — la ateisto promesas lasi al si injekti sangon de granda simio en la vejnojn k lia kontraŭulo konsentu al injekto de sango de ia ajn animalo, kun la difino, ke la postvivonto gajnos en la afero. Neniu ortodoksa kristano akceptos similan inviton; li scias bone, ke la ateisto ĉeestus lian enterigon.

— página 5 —

SENNACIULO — 397

favore alilokiĝas. Ŝajne la kapitalista industrio tiel devus profiti mondskale.

* * *

«Ni fidu dion», kriis la eklezianoj en Novjorko la 16-an de marto, kiam ĉiuj religiaj sektoj laŭ peto de la papo preĝis kontraŭ la «persekuton» en Sovetio. Sed ankaŭ: «Havu vian pulvon tute seka»; k ekster la preĝejoj staris policanoj. Ili havis revolverojn, larmgason (kiel uzitan en la milito) k eĉ maŝinpafilojn. Sed la ruĝul-sendiuloj ne atakis k starigis apartan kunvenon ĉeestatan de 12 mil personoj. Se Sovetio ankoraŭ povas pagi oron por la dinamomaŝinoj, la elektro-aparatoj ktp., kredeble la eklezianoj postulos bojkoton tute vane.

★

Diversaĵoj

Bestmortado en maro

Kelkaj latitudoj de l’ afrika Okcident-bordo indikas grandan fiŝmortadon. Pli frue oni kulpigis pri tiu mistera okazo la submarajn tertremojn aŭ vulkanojn. La scienco biologia sciis klarigi tiajn fenomenojn, almenaŭ se ili aperas en pli aŭ malpli apartigitaj marzonoj, per sistema esploro en apartaj akvotavoloj. En tiaj akvopartoj, sur kies supro regas vigla bestvivado, la multnombraj estaĵoj foruzas en la akvo la oksigenon tiom multe, ke en pli profundaj tavoloj ne restas plu sufiĉe da oksigeno por maldanĝerigi la akvosulfuron sur marfundo, kiu estiĝas kaŭze de malleviĝintaj best- k plantkadavroj. Tiel kolektiĝas putroŝlimo, kiu saturas la fundan akvon per venengasoj, en kiuj povas vivi nur kelkaj verm- k bakteri-specoj al tio kutimiĝintaj. Se fortaj ventoj, subitaj malnormalaj torentoj, eble ankaŭ tremado sur marfundo maltrankviligas tiajn akvojn, tiam disvastiĝas la veneniga akvosulfuro ĝis supraj tavoloj k mortigas tie la bestojn.

… kaj sur la tero

En tiu ĉi vintro Islando festas strangan jubileon: Pasis precize cent jaroj, de kiam ne plu ekzistas tie amfibioj k reptilioj. La regionoj norde de l’ polusa cirklo estas tute same kiel altmontaro por si mem bestomalriĉaj. En Eŭropo, ekz., la polusan cirklon transpaŝas nur du reptili- k du ran-specoj. La montlacerto, krucvipero, herbrano, marĉrano. Rilate tion estas konsiderende, ke montlacerto k krucvipero naskas vivantajn idojn. Ovo-kovantaj reptilioj ne havas sufiĉe da varmo por kovi siajn ovojn, dum la vivanta ido en la akuŝonta ino sekvas sunbrilon; k tiel la besto bonvenigas sunvarmon por sia ankoraŭ nenaskita ido. La arktaj insuloj prezentas kondiĉojn malajn al tiuj en sama latitudo situitaj kontinentregionoj rilate al naskeblo por reptilioj k amfibioj. Nur Islando faris escepton, ĝis malnormala malvarmego de l’ vintro 1829/30 detruis tie samtempe amfibiojn k reptiliojn. Tio estas pruvo por la fakto, ke en naturkatastrofoj tutaj bestrasoj estas ekstermataj.

Laŭ «Arbeiterzeitung» (Lab. gazeto) aŭstria

SAT-ano 7658.


Korekto. En n-o 293, fruntpĝ., 1-a kol., lin. 12 de supre, bonvolu legi «Aristotelo» (anst. Aristoto), ĉar tio estas la ĝusta esp. formo por la nomo de l’ greka saĝulo.


La homo ankoraŭ ne komplete adaptiĝis al la marŝado sur la malsupraj membroj. La multnombraj rompiĝoj de l’ pelv-ostoj, la oftaj kazoj de hernio k la malfaciloj, kiujn spertas infanoj por marŝi indikas, ke la vertikala sinteno estas freŝdata en la homa speco. La kurbaj piedfingroj de l’ infanoj, ilia lerto ekpreni k grimpi, elmontras ilian simian prapatraron.

La fendlipoj, la palatoj sen volbo, la vost-alpendaĵoj estas postsignoj de praulaj bestotipoj. Ekzistas kazoj de virinoj posedantaj plurajn sinojn kun la mampintoj duope vicigitaj, kiel ĉe multnombraj malsuperaj bestoj.

Kiu kredos, ke la ĉino, la negro, la blankulo devenas de du judoj, kiuj vivis antaŭ 6000 jaroj? Estus necesaj almenaŭ 100 000 jaroj, por ke disvolviĝu la diferencoj, kiuj ilin disigas.

Ekzistas pli da similo inter normala homo k granda simio ol inter rusa leporhundo k pudelo. Ĉiu el tiuj ĉi paroj apartenas al la sama speco.

Se la homo estas kreita laŭ la bildo de dio, la samo valoras por la simio. Se vi pridubas tion, faru viziton al zoologia ĝardeno. Kial la ortodoksaj kristanoj ne ekatakas la zoologiajn ĝardenojn?

Tiu, kiu neas la parencecon de l’ homo kun la bestoj, devus viziti la salonon de l’ Homa Epoko, en naturhistoria muzeo (en Novjorko aŭ alie); li vidus per siaj propraj okuloj eldistingiĝi, laŭ ŝtupoj la fizikan pruvon pri tiu ĉi parenceco k tiu ĉi pruvo estas aliel decida k konvinka ol la infana rakonto biblia.

Darvin (Darwin) finas sian «Deveno de l’ Homo» per tiuj ĉi paroloj: «La homo portas ankoraŭ en sia korpa formo la neforviŝeblan markon pri sia malsupera origino».

Komence estis la materio, kiu naskis la amebon, kiu naskis la vermon, kiu naskis la fiŝon, kiu naskis la amfibion, kiu naskis la reptilion, kiu naskis la mambeston malsuperan, kiu naskis la lemuron (katsimilan simion), kiu naskis la simion, kiu naskis la homon, kiu imagis dion. Jen la genealogio de l’ homo.

(Daŭrigota.)

Karlo Smith.

El la franclingva gazeto «L’en dehors» tradukis N. B.


TAGO EL LA MILITO

Ŝajnas al mi esti nia sankta tasko k devo malfermi la okulojn al la posteuloj, atentigi ilin pri la tuta abundo da danĝeroj, turmentoj, suferoj k ĉikanoj, kiujn alportas la milito.

[BILDO p.5 | 62,16,73,38] Ovala foto de soldato en uniformo kun kasko kaj fusilo, staranta antaŭ konstruaĵo; subskribo: «Dum mia militservo».

Certe mi ne ĝoje aŭskultas aŭ legas tiajn militmemorojn, tute ne, sed necesas refreŝigi ilin, ĉar ĉie la figazetaro ree propagandas por nova milito k adoras k gloras la militheroaĵojn. Tio ja estas tre danĝera agitado ĉe la militema junularo.

El 950 tagoj, kiujn mi militpartoprenis, mi nur elektas la 23-an de oktobro 1914 — tago sama kiel ĉiuj antaŭe k poste, plena je malsatego, danĝeroj, turmentoj k ĉikanoj. Nia regimento kuŝis sur iu terpoma kampo sub la nuda ĉielo, atendante la plenumon de amasa mortkondamniĝo per la juĝisto MILITO. Antaŭtagmeze la regimento ricevis ordonon ataki la rusan fronton. Sed por ekkoni la forton k precize scii la situacion de la «malamiko», oni devas bone esplori pri tio antaŭ la atako. Do mi k du aliaj soldatoj estis destinitaj por plenumi tiun komision. Rampante sur la ventroj kiel vermoj ni alproksimiĝis la rusan defend-tranĉeon k plenumis nian taskon. Sed, ho ve! dum la rampado returnen unu K-do grave vundiĝis pro pafo en kolon k gambon¹, ĉar ia rusa piked-gardostaranto ekvidis nin k alarmis la soldataron. En tiu momento ni estis superŝutataj per kugloj, elsenditaj de la rusaj soldatoj. Mallonge ni interkonsiliĝis, k rezulte decidis savi lin spite la danĝero, en kiu ni troviĝis, ĉar lia vivo al ni ŝajnis esti same valora k sankta kiel nia. Sed malfacile estis alproksimiĝi al li, ĉar la loko, sur kiu li kuŝis, senmova k sveninta, estis ebena k celtrafebla. Tial ni devis uzi ŝirmilon, sed kian? Ni formis per la mantelo sablosakon k plenigis ĝin per sablo. Tiele ni sukcesis alproksimiĝi lin k savi lin, pene portante la grave vunditan kamaradon sur provizora portilo. Ni tre malfrue revenis al la regimento, k pro tio la kompaniestro fiinsultis nin k minacis akuzi nin ĉe la militribunalo por ke ni estu punotaj, ĉar ni oferis nian vivon, por savi alies.

Krepuskis. Duoble ni estis provizitaj per municio (sed ne per manĝaĵo). Silentego regis ĉie. Ni jam sciis, kion tio signifas. La komandanto rimarkis, ke inter la soldatoj mankas la atakemo

¹ Gambo = femuro kruro.

— página 6 —

398 — SENNACIULO

k entuziasmo, k li tuj eltrovis taŭgan atakemigilon k entuziasmigilon. Ĉi foje ne estis alkoholo, sed alia rimedo: li transdonis sekretan ordonon al sia oficirservisto, k post mallonga tempo unu soldato flustris al la alia: «Parizo estas konkerita de la germana armeo, tio signifas militfinon, donu pluen tiun ĉi komunikon». Tiu elpensita venko atingis sian celon, k vere kelkaj soldatoj entuziasmiĝis k infektis aliajn, k post mallonga tempo venis la ĉefordono: «Surmetu bajoneton».

Prepariĝo por ekatako. Mi ne povas priskribi la ekscitegiĝon, en kiu ni ĉiuj troviĝis en tiu momento. Subite la maltrankvilego k silentego angora estis interrompata de trumpeta signalo «Al ekatako antaŭen». Kriante, trakurante la mallumegan arbaron, nia atako subite ekhaltis pro densa pafado de la rusa fronto. Ne estis eble iri eĉ nur unu paŝon pluen antaŭen aŭ malantaŭen. Ĉiuj kuŝis sur la tero kiel testudoj, la kugloj densege pretersiblis ĉe la oreloj k ofte tuŝis la tornistron. Tiu ĉi infanteria pafado cetere estis eltenebla, sed subite la artilerio surverŝis nin per grenadoj dum kelkaj horoj. Imagu k konsideru, kio okazis dum tiu tempo. Tiu ĉi bildo tiom profundiĝis en mian animon, ke dum mia tuta vivo mi ne povos forgesi ĝin: la bruego de la krevantaj grenadoj k eksplodiloj estis intermiksita kun la ekĝemegado de la trafitaj k mortantaj soldatoj. La aspekto en la arbaro estis nedireble terura, kiam ĝi estis videbla okaze de krevantaj eksplodiloj, kiuj por momento helegigis la mallumon.

Ankaŭ mi estis vundata dufoje, sed mi nur sentis kompaton pri aliaj vunditoj, kiujn mi aŭdis sopirvoki al la fianĉino, aŭdis malbeni la tutan homaron; kiujn mi aŭdis preĝi al dio, ke li salutu la infanojn k la edzinon. Mi aŭdis plendi iun, kiu devis postlasi maljunan kadukan patrinon ktp.

Tio nur estas la duona vizaĝo de unu militago: nun rakontu franca, angla, itala, rusa, usona k aliaj estintaj soldatoj. Iam ni kontraŭstaris unu la alian, stultigitaj, cerbmallumigitaj, okulvualitaj, kiel «malamikoj», sed hodiaŭ ni staras solidare kiel amikoj, kiel fratoj, k denove la ŝovinistoj k la tuta fiularo ludas per la alumetoj apud la pulvobarelo. Dum aliflanke oni povas konstati, ke la militviktimoj k militorfoj estas prizorgataj — honteginde k kompateginde . . .

SAT-ano 13 912, Wiener Neustadt.


DISKUTEJO

Pri moralo de l’ vegetarismo

Ni ricevis pri tiu ĉi temo ankoraŭ plurajn artikolojn okaze de la antaŭirinta diskuto. Por eviti ripetojn k ŝpari lokon en «S-ulo», ni nur resume konigas la sugestojn de l’ koncernaj K-doj. — Red.

K-do AMO (10 694) subtenas la vidpunkton de K-do Pargaĉevski (vidu n-on 283), opiniante, ke vegetarismo ne tuŝas moralan flankon, ke neuzado de l’ bestaĵoj estas eĉ nemorala. Li diras plue, ke «forpreni la vivon de netaksebla nombro da vivrajtaj estaĵoj nur tial por ke ili ne mortu aŭ estu mortigitaj, estas romantika sonĝo por junaj knabinoj, sed ne pravigas la realon, ne enhavas veran amon, bazitan sur faktoj». Kaj: «La forpreno de la naskiĝeblo estas ekvivalenta al mortigo — aŭ pli barbara». Li diras, ke ni batalu por plibonigo de l’ homaj k ankaŭ bestaj vivkondiĉoj, ĉar «preskaŭ ĉiu el ni preferus esti mortpafita post 10 jaroj ol tuj ‘nature’ morti pro mizero k doloroj».

K-do A. Mas (13 049), Hispanio, male opinias, ke nemortigo al bestoj estas konscienca afero. Se moralo ne estus grava faktoro en la afero, ne tiom da viandomanĝantaj personoj dirus, ke ili neniam manĝus viandon, se ili mem devus mortigi la bestojn. Estas granda hipokrito trompi la viktimojn, la pacemajn bestojn. Mortigi por vivi estas sendube morala, sed nemorala estas mortigi nenecese.

K-do 1896, Sovetio, diras, ke la vegetaranoj ne volas hodiaŭ plenumi neeblaĵon, sed ke ili volas starigi la problemon, kio necesas por ĝin solvi per kolektivaj fortoj morgaŭ.

K-do 14 361 opinias, ke la vegetarismo utilas nur al la ekspluatistoj, ĉar la vegetaranoj ne elspezas multe da mono vivante pli malkare, ne manĝante viandon; ke ekzistas kvazaŭ naturleĝo, laŭ kiu ĉiuj individuoj por ekzisti estas devigataj mortigi k manĝi unu la alian, ke ankaŭ bestbuĉado neniam estis nek estos peko.

K-do 13 059, Sovetio, esprimas sian tediĝon pri la sufer-melodioj por defendo de l’ bestoj sur paĝoj de «S-ulo». Li rimarkigas, ke la milito inter homoj estas multe pli grava krimo, heredaĵo de kapitalisma sociordo, ke en nuntempaj vivrilatoj paroli pri forigo de ĉiuj maljustoj rilate al bestoj estas pli malpli naiva fantazio. Ke nuntempe en kapitalismaj kondiĉoj k estonte en socialismaj kondiĉoj intelekta mortigado kun racia celo ekzistas k ekzistos ĉiam.

Per tiu ĉi resumo ni finas la diskuton pri tiu temo.


Pri fanatiko

En renkontiĝo kun iu SAT-K-do (kompartiano), estiĝis vigla diskuto, kiu finiĝis per disputo, nur ĉar mi nature ne pensas same kiel li, ne pri partieco, sed pri la celoj de SAT. Interalie mi diris, ke SAT estas superpartia kultura organizo, ke por pure politikaj taskoj jam ekzistas multaj partioj, ke li legu la broŝurojn «La Laborista Esperantismo» k «For la neŭtralismon» de K-do Lanti. Li respondis: «Lanti ne estas komunisto, mi nenion legos de li skribitan.»

Kion pensas la Ge-SAT-anoj pri tia fanatika spiritostato?

Alois Graller (7599).

★

Por nia meditado

Ekstrema obeemo pensigas pri nescio ĉe la obeanto; la samon oni povas diri pri la ordonanto: Li ja ne bezonas rezoni, sufiĉas, ke li volu.

Monteskjeŭ (France: Montesquieu, 1689—1755).

*

Iun tagon oni demandis al Solon, ĉu la leĝoj, kiujn li donis al la atenanoj, estas la plej bonaj. «Mi donis al ili, li respondis, la plej bonajn el tiuj, kiujn ili povas toleri.» Bela parolo, kiu devus esti komprenata de ĉiuj leĝdonantoj.

Monteskjeŭ.

*

Pluraj aferoj regas la homojn: la klimato, la religio, la leĝoj, la registaraj maksimoj, la ekzemploj de la pasintaĵoj, la moroj, la afektoj: el tio formiĝas ĝenerala spiritostato.

Monteskjeŭ.

*

La leĝoj havas tre grandan rilaton kun la maniero, laŭ kiu la diversaj popoloj havigas al si nutraĵojn. Necesas pli ampleksa kodo por popolo, kies ĉefa okupo estas la komerco k la marveturado ol por popolo, kiu kontentiĝas per kulturado al siaj bienoj. Necesas pli ampleksa por la ĵus priparolita ol por popolo, kiu vivas per siaj brutaroj. Necesas pli ampleksa por ĉi tiu lasta ol por popolo, kiu vivas el sia ĉasado.

Monteskjeŭ.

*

Ne ekzistas laboro tiom pena, kiun oni ne povus akomodi al la forto de la laboranto, kondiĉe, ke estu la racio, ne la avaro, kiu reguligas ĝin. Oni povas per la oportuno de maŝinoj, kiujn la artfaremo elpensas aŭ aplikas, anstataŭi la devigitan laboron, kiun oni alie farigas de la sklavoj . . .

Mi ne scias, ĉu la cerbo aŭ la koro diktas al mi ĉi tiun artikolon. Eble ne ekzistas sur la tero klimato, kie oni ne povus trovi libervolajn laborantojn. Tial ke la leĝoj estis malbone faritaj, oni trovis mallaboremajn homojn; tial ke tiuj homoj estis mallaboremaj, oni sklavigis ilin.

Monteskjeŭ.

Kolektis k tradukis Herezulo.


Menciu nepre esperanton ĉe represigo de artikoloj esp.-devenaj!

— página 7 —

SENNACIULO — 399

[BILDO p.7 | 4,8,88,14] Ornamita titolstrio kun stiligitaj figuroj kaj volutoj ambaŭflanke de la titolo «Esperanto-Servo».

Esperanto-Servo

N-o 35 — 4-a jaro — Gvidanto k kompilanto: O. BÄSSLER, Ebermayer-Str. 8, I, Leipzig C 1 (Germ.) — 29. Majo 1930

EL FRANCIO

Nova elmontro de pacemo kapitalista

246 (Esp.-Servo.) Oni sentime povas diri, ke la franca nord-departemento estas kvazaŭ la kerno de la franca industrio. Kaj en tiu departemento mem la teks-industrio estas la ĉefa: en la famaj urboj Roubaix-Tourcoing laboras miloj da geteksistoj. La teksmastroj de tiu regiono apartenas al la klaso de t. n. «Grand-Kapitalistaro». Ili celas plivastigi sian ekonomian superecon je politika k socia superecoj. Tion celante, ili unuiĝis en «Mastra Teks-Sindikato», k inter si planis ĝeneralan subpremon kontraŭ la laboristoj. Ili starigis «Intermastran Union», kies ĉefaj programpunktoj estas: 1. por gardi la teks-mastrojn kontraŭ ribelemo de klaskonsciaj laboristoj, la anoj de la Intermastra Unio promesas regule transdoni al la Centro la nomojn k adresojn de laboristoj forigitaj el teksejo pro sia klaskonscio; 2. la anoj transdonos depone al la Centro de l’ Intermastra Unio sumon de 10 000 frankoj, k se iu el la anoj dungos laboriston forigitan de alia teksejo, tiu sumo estos konfiskita. La laborista gazetaro tre atentas tiun fakton. Ekz. skribis unu el ili: «estas vera krimo kontraŭ la proletaro, k nepre la registaro devas elmontri sian opinion.

F. Chamarre, La Rochelle.

EL HUNGARIO

Raciigo — Striko — Senlaboreco

247 (Esp.-Servo.) La «raciigo» en la industrio estas finita. Rezulto: kelkmil pliaj senlaboruloj k profito por kapitalistoj. Ja la «raciigon» faris kapitalistoj, laŭ kies opinio ĝia celo estas: malaltigi la produkt-kostojn per malaltigo de salajroj k postulo de plia produktado. Multaj fabrikoj estas ĉesigataj; ekz. en fabriko «Ganz Danobius» laboras nur ¼ el inter la antaŭ 1 jaro laborantoj. Dume oficistoj, majstroj k direktoroj eĉ pli-multiĝas — ili ja konsistigas la «naci-subtenan» klason. Dume ankaŭ la terkulturon enpenetras pli k pli da maŝinoj k senigas dekmilojn de laboro. Terkulturisto salajras 1.20—2.00 pengojn (unu kilogramo da pano kostas 0.40 pengojn).

«Raciigi sen mono» estis la devizo de la kapitalistoj. Kaj tial estis intencite, en fabrikon «Ganz Danobius» enkonduki t. n. Bedaux(Bedo)-sistemon. Imagu nur, ĝi ne ekspluatas maŝinojn sed nur homan forton. Estas fiksita certa kvanto kiun laboristo devas produkti, aliokaze li estas maldungita. Tiu kvanto estas tiom multa, ke laboristo bezonas almenaŭ kvinjaran sperton por fari ĝin. Ĝia celo estas, plej rigore ekspluati laborforton. Krome oni volis malaltigi salajrojn. Niaj sendependaj jurnaloj tuj kriis pri neklereco de la laboristaro, kiu kontraŭstaras raciigon simile al «Luddismo». Sed vanaj estis ĉiuj klopodoj. Malgraŭ nia malbonega situacio tuj la laboristoj ekstrikis. Pli ol mil laboristoj iris surstraten. Nun, post naŭsemajna batalo, finiĝis la striko sukcese. Dum la striko policanoj gardis la fabrikon k akompanis la strikrompantojn, kiuj ne el inter la strikantoj rekrutiĝis. Sed post kelkaj tagoj ĉiuj strikrompantoj estis forigitaj k rezistemo, batalemo alportis la rezulton.

La fakto, ke senlaboreco ĉiam kreskas — senlaboruloj de neniu ricevas ajnan subtenon, nek de ŝtato nek de urbo — k ke nenia signo estas por pliboniĝo de la situacio, ekmovigis la senlaborulojn. Kelkmil senlaboruloj postulis antaŭ la parlamento: laboron, panon. Respondo estis, ke kvindekses personoj estis punitaj je tridekkvin pengoj! La polico ricevis la ordonon, ke ĉiun ekmoviĝon ĝi devas tuj silentigi. Kaj la polico ja volas meriti sian salajron. Tamen malgraŭ ĉiu perforto ĉie en la lando okazis spontanaj manifestacioj, dum kiuj ne nur unufoje laboristoj petis pro enkarcerigo motivigante, ke almenaŭ dume ili havos panon. Kaj la «ministro por popol-bonstato» (pastro) je ordono de kapitalistoj diris, ke senlaborula helpo estas nun neefektivigebla. Dume la registaro donacas centmilojn da pengoj al kapitalistoj el la poŝoj de l’ laboristoj.

Ni nur silente povis festi unuan de majo, sed tamen estis aŭdebla forta krio: for Horthy-Bethlen-reĝimon!

EL GERMANIO

20 milionoj da «kanajloj» tromultaj

248 (Esp.-Servo.) Kelkaj «konstatoj» de la justic-ministro Bredt pri la viktimoj de la kapitalismo, pri senlaboruloj k la revolucia laboristaro: «Antaŭ ol konsentus tiuj sinjoroj (kapitalistoj) plenumi postulon de la laboristoj: sama salajro por ĉiuj, ili pli volonte fluigas sangon, ankaŭ se kelkaj milionoj el t. n. kanajloj (revolucia laboristoj) mortos . . . Mi jam antaŭ jaroj diris: se dum unu nokto subite 20 000 000 germanoj mortus, nia popolo estus la plej riĉa de la mondo!» Antaŭ ol liaj deziroj efektiviĝos, la proletoj ekprenos pafilojn k direktos ilin kontraŭ la malamikoj de l’ proletaro, ankaŭ kontraŭ la fihomo Bredt . . .

10 596, Nieder-Salzbrunn.

EL SOVETIO

Nomadoj kolektiviĝas

249 (Esp.-Servo.) En Mezvolgio kolektivizo de kampar-mastrumo estas grandskala: kolektiviĝas ĉio k ĉie. Ne postrestis eĉ . . . ciganoj. Dum marto laŭ iniciato de unu progresema cigano estis organizita kolektiva mastrumejo nure el ciganaj familioj (ĝis tiam vagintaj). La ŝtato certe ĉiel ilin helpas: ĝi donis bonan teraĵon, laborbruton, ilojn ktp. Laŭ inklino de la mastroj ĉi tiu «Kolĥoz» estos precipe brut- k ĉevalbreda, tial la ŝtato donis al ĝi bonrasajn ĉevalojn, porkojn k. s. Dume en la mastrumo estas nur kelkdekoj da familioj, sed ĝis aŭtuno la kvanto multe kreskos, ĉar jam anoncis sian deziron aliĝi ĉ. cent familioj. Tiele ideoj de kolektivismo encerbiĝas al ĉiuj popoloj de USSR.

12 115, Samara.

El Argentino en USSR-on

250 (Esp.-Servo.) La red. de Kieva pola gazeto «Serp» (Rikoltilo) ricevis el Argentino kolektivan leteron de granda grupo de laboristoj-poloj, kiuj dum carismo elmigris el Ukrainio Argentinon. Elmigrintoj-poloj informas, ke ili kreis agrikulturan komunumon k volas retroveni Ukrainion. Ili petas la red. helpi ilin por ricevi reir-vizon en USSR-on.

14 543, Bobrov.

Eklezio kaŝis siajn trezorojn

251 (Esp.-Servo.) Dum tra-fosado de ĝardeno (en urbo Simferopolo, Krimeo) apud eksa ĉefepiskopa domo (nun la somera placeto ĉe klubo de agrikulturaj k arbaraj laboristoj) laboristoj trovis «kaŝ-trezoron» — enfositajn en grundo ekleziajn trezorojn. Oni trovis ĉ. 45 arĝent-krucifiksojn, tasegojn por di-servo, bonodor-fumilojn ktp.

14 543, Bobrov.

«Angarstroj»

252 (Esp.-Servo.) Apud urbo Irkutsk (Siberio) ĉe rivero Angara, estas projektata konstruado de elektrostacio plej granda en Tutmondo. La stacio laboros per tre malkara akvofalenergio. Potenco de «Angarstroj» (tiel oni nomas la stacion) estos 3 200 000 kiloŭatoj; ĝia potenco estos kvinobla kompare kun nunkonstruata «Dneprostroj». La konstruado de tiu elektrostacio ludos grandegan rolon en industria progreso de Irkutska distrikto, ĉar sur la tre malkara bazo energio de «Angarstroj» funkciados multaj grandegaj fabrikoj, konstruotaj laŭ plano de industriigado. Tiamaniere Irkutska distrikto havas gravan estonton en sovetia ekonomipotenco.

B. Rudkeviĉ, Irkutsk.


Kio okazas en Ĉinio, Japanio, Hindio, Aŭstralio, Afriko . . .?

— página 8 —

400 — SENNACIULO

SENNACIULA VIRINA PAĜO

Sub la kontrolo de Virina Sekcio de SAT. — Red. Adreso: Elma Adamson, Box 73, Göteborg, Svedio.

KION LEGAS NIAJ INFANOJ?

Jam en aĝo de ok jaroj la nederlandaj infanoj ricevas legolibrojn, ĉiusemajne pruntedonatajn de la lernejoj. Ili estas celitaj kiel amuzaj, sed ankaŭ kiel instruaj k klerigaj libroj. Kion niaj infanoj lernas el ili?

La plej multaj el tiuj libroj estas tielnomataj «historiaj» libroj. Ili enhavas plej multe la okazintaĵojn de militoj inter la diversaj nacioj k la heroajn agojn de la patriotoj dum tiuj militoj. La infanoj legantaj lernas tiel malami la kontraŭbatalantojn, la fihomojn, kiuj volas subpremi k mortigi la kompatindajn nekulpulojn, la heroan proprapatrian popolon. Kaj ili bone lernas, ke ĉiuj homoj estas fihomoj, escepte tiuj de la propra lando. Tiel jam la malgranda infano estas edukata kiel bona patrioto, por kiu la amo al la patrio k la regnestro regas super ĉio.

Sed ne sole ili ricevas historiajn librojn. La fabeloj ankaŭ estas bazitaj sur malnova sociordo. Ĉiam la bonaj malriĉaj laboristoj ricevas monon de la reĝo aŭ la juna laboristknabino edziĝas kun la princo. Ĉiam la riĉo estas la idealo en tiuj libroj.

Kion do lernas niaj infanoj el tiuj ĉi libroj?

Amon al la riĉo, sopiron al belaj vestoj k mono, k malamon al alilandaj homoj.

Ĉu do ne ekzistas bonaj infanlibroj? Nu, en la nederlanda literaturo oni devas serĉi ilin per lanterno. Kaj certe ili ne estas en la lernejaj librarejoj.

Tial mi treege ĝojis, kiam estis eldonitaj kelkaj esperantaj infanlibroj. Eble tiuj estus pli bonaj por la infanoj. Ĝojante tial mi eklegis la libreton «Kion rakontas la amikoj de Peĉjo¹». Kaj kvankam ĝi pli bonas ol la plej multaj el la infanlibroj, ĝi ne tute plaĉis al mi. Ĝi estas tro mizera por la tre impresema infananimo. Kaj ankaŭ la malamo al la riĉuloj por junaj infanoj ne bonas, ĉar ili ne povas kompreni ĝin. Klaskonsciaj ili devas iĝi pro amo al justo, pro amo al ĉio, kio vivas k pro la justa sento pri vivrajto de ĉio.

Pli malbona ol tiu ĉi libro estas laŭ mi la libreto «Diablidoj²». Ĉu ni nenion pli bone povas instrui al niaj infanoj ol malamon? La infananimo tre bezonas la lumon, la amon. Kaj ĝi serĉas ĝin ĉie, kie ĝi estas trovebla. La laborista infano jam tro multe devas sopiri al belo k lumo, ĉar ofte la hejma vivo estas mizera. Por tiuj infanoj libroj multfoje estas ilia konsolo. Sed la kapitalistaj libroj neniam enhavas la veran vivoĝojon.

Ĉu ni laboristoj do rajtas ankaŭ nur doni malamon al ili?

Ni ĉiuj esperas, ke niaj infanoj iĝos bonaj batalantoj por la nova mondo. Tial multaj el ni diras, ke ni donu al ili klaskonsciajn librojn. Jam kiel junaj infanoj ili devas scii pri klasdiferencoj k klasbatalo. Kiam mi nur diras k instruas, ke ili devas esti revoluciemaj, tiam ili ankaŭ iĝos.

Sed tiuj forgesas, ke ni por nia batalo ne bezonas ŝafidojn, kiuj ĉiam faras tion, kion diras iliaj gvidantoj, sed ke ni bezonas pensantajn homojn, kiuj konscie scias, kial ili estas revoluciuloj, k ne iĝas tiaj, ĉar la patro ankaŭ estas. Sekve, ni ankaŭ ne surmetu al ili moralon, sed pensigu ilin nedepende.

La patrinoj, sur kies ŝultroj kuŝas granda parto de la infanedukado, povas multe fari por tio. Ne silentigu la infanon, kiam ĝi demandas iom tro multe, sed respondu al ĝi laŭ vero k klopodu komprenigi al ĝi per facilaj ekzemploj, kial la nuna sociordo ne taŭgas. Sed ne instruu al ĝi, ke ĉiuj kapitalistoj estas fihomoj k ĉiuj laboristoj bonaj. Ankaŭ ne malpermesu al ĝi ion, ne klarigante la kialon. Ne malpermesu al ĝi legi librojn, sed zorgu, ke ĝi legu ilin k la gepatroj priparolu tion kun ĝi k aldonu, kial ili ne trovas la enhavon bona.

Virinoj, ni kiuj jam de la unua tago edukas nian infanon, ĉu ni ne povos eduki ĝin nur kun la amo al la vivo, al ĉio vivanta k forigi la malamon el ĝia vivo? Kiam ni nur donos al ĝi la veran viv- k homamon, tiam nia infano iĝos batalanto, ĉar homo, kiu nur konas juston k amon por la homaro, devas esti revoluciulo en nuna sociordo.

Lies van Trotsenburg (12 720).

¹ SAT-eldono: Prezo 0.60 mk. g. ² Same: Prezo 0.60 mk. g.

EKVEKIĜU, VIRINOJ!

Mi ofte miras, kial tiel malmultaj virinoj fariĝas esperantistoj. Ekzemple, ĉe nia 9-a Kongreso, mi rimarkis, ke ĉ. 70% el la partoprenantoj estas viroj, k ĉ. 30% virinoj. Ĉu mi eraras? Ankaŭ ĉe la kunsidoj ĉiuj parolantoj estis viroj. Kial? Ĉu mankas al ni cerbo? Aŭ ĉu ni estas tro mallaboremaj, tro lacaj? Tion mi ne kredas. Reveninte de nia 9-a, mi iris al Parizo, kie mi restis dum du semajnoj. Tie mi dufoje vizitis (ho honto!) la burĝan esp-istan rondon, la «Verda Kato». Ĉeestis iuj junuloj k kelkaj geedzoj, sed, inter la geedzoj, nur la edzoj estis esp-istoj. La tutan tempon la virinoj (pardonu — sinjorinoj) babiladis franclingve. La duan merkredon okazis debato pri la kuniĝo inter germanoj k francoj. Unu el la debatantoj petis la anglan sinjorinon (ne K-dinon), ĉu ŝi bonvolas ankaŭ partopreni la debaton. Mi tuj ekstariĝis k komencis: «Karaj Gekam . . . ho, pardonu! Gesinjoroj . . .» Jes, mi tutkore partoprenis la debaton, se nur por elmontri, ke ne nur francoj k germanoj bezonas kuniĝi sed ĉiulandanoj; plie por pruvi, ke virinoj ankaŭ kapablas debati k oratori same kiel viroj.

En la jaro 1918 la anglaj virinoj ekrajtis voĉdoni post la aĝo de 30 jaroj, sed nuntempe tiu leĝo eĉ pliboniĝis, ĉar ni rajtas voĉdoni je la aĝo de 21 jaroj, same kiel la viroj. Nu, K-dinoj, ne multe utilas rajti voĉdoni, se oni ne scias, kiel uzi la rajton; do anglinoj edukas sin politike k aliel, k preskaŭ ĉiuj publikaj kunvenoj konsistas el 50% da virinoj, kiuj komprenas k interesiĝas.

Virinoj, ekvekiĝu! Lernu esperanton, lernu politikon ktp. k ne diru: «Mi ne havas la tempon». Ĉar oni povas fari tion, kion oni volas.

M. Sampson (14 374).

[REKLAMO p.8] P. Kropotkin — ETIKO — VOLUMO DE 240 PAĜOJ — Entenas la altvalorajn moralsciencajn konsiderojn de la granda anarkista pensulo. Verko de ĉiama valoro. — Havebla ĉe Administrejo de SAT. — Prezo: 1,80 mk. g.

Virinoj en la kooperativa movado

La kortbirdo-farmistoj de Saskaĉevan (Kanado) raportas, ke 4 el iliaj gvidantoj estas virinoj. Tiuj de Alberta same havas 4 virinajn gvidantojn k ankaŭ la farmista unuiĝo de Ontario. La Unuiĝo de farmlaboristinoj en Kanado interesiĝas pri leĝaj proponoj, kiuj gravas por virinoj. En Manitoba la farmvirina unuiĝo (W. F. W.) starigis komitatojn por studi leĝ-aferojn, publikan sanon, edukadon k elmigradon. En Germanio unuiĝoj de hejmmastrumantinoj sukcesis starigi kooperativajn societojn.

Laŭ koop. Gaz. «Wheatsheaf» (Tritikgarbo) M. Sampson.

Virina saluto el Sovetio

Triumfa kunsido en vilaĝo Kotli, Leningrada distrikto, okazinta je 8-a de marto, salutas laborulajn virinojn en kapitalistaj landoj okaze de Internacia Virina Tago k aldonas, ke ni estas solidaraj kun vi.

Laŭ komisio: Caetkova Valentino.

— página 9 —

SENNACIULO 401

TRA ESPERANTIO

ĈU VERE ESPERANTO PROGRESAS?

Vere laŭdinda estas la emo de nia SAT-anaro partopreni diskutojn sur la paĝoj de «S-ulo», ĉar tio krom pli alproksimigi unu la aliajn, plifaciligas konatiĝon inter SAT-membroj. Plie, tiel tendencas formiĝi en niaj vicoj vera sennacieca spiritostato, pro tio ke la variaj temoj estas ekzamenataj de homoj loĝantaj en malsamaj flankoj el la mondo, kies edukado k vivdisvolviĝo tute malsimilas inter si. Fine mi pensas, ke multaj K-doj, kiuj neniel ion skribus por «S-ulo», decidiĝos per tiu vojo diskonigi sian pensmanieron.

Hodiaŭ mi prezentas al «S-ula» legantaro temon, — laŭ mia opinio interesan. Mi esperas, ke la K-doj eldiros sian vidpunkton, malgraŭ ke miaopinie la temo ne devas esti nomata diskuta, sed nur prezentas kamaradan interbabiladon.

Legante eŭropajn esp. gazetojn oni tuj akiras la konvinkon, ke niaj transmaraj K-doj ĉiam rilatas al esp-o kiel afero tute ekradikiĝanta k kies definitiva altrudo estas nur afero da pli malpli da tempo. Neniam oni aŭdas alian kontraŭan opinion, sed tamen, kvankam mi mem ne dubas pri tiu finrezulto, ni devas forpuŝi tiajn optimistajn kredojn, k iom pli severe trastudi nian trakuritan, -atan k -otan vojon. Nedubeble tiu nia sinteno rilate la propagandon de nia lingvo treege helpos nian movadon.

Mi parolu unue pri la lando, kie mi loĝas, ĉar kompreneble ĝi estas al mi plej bone konata; de l’ ĉi tiea esp. movado mi volas fari konkludojn, aplikeblajn al aliaj landoj, kies situacio egalas tiun de Argentino.

Troviĝas ĉe ni 25 SAT-anoj, sed el ili ni povas kalkuli kiel enlandanojn nur 5, aliaj estas fremduloj. SAT-anoj en ceteraj latin-amerikaj ŝtatoj nombras multe malpli, sume ili estas 10, ni supozu, ke ili ĉiuj naskiĝis en la surloĝataj landoj: rezultas timiga nombro da latin-amerikaj SAT-anoj: nome 15.

Ni ankoraŭ ekzamenu la situacion en Usono k Kanado, la rezulto por ambaŭ landoj estas sume 88 SAT-anoj. Sed ni esperas ne esti tro postulemaj, se ni duonigas tiun nombron, ĉar laŭscie al Usono fluas konstante grandega amaso da enmigrantoj k prave ni supozas inter ili ankaŭ esp-istojn.

Mi nek povas, nek opinias necesa prezenti al la legantoj de «S-ulo» absolutajn ciferojn, sed laŭ mia opinio sur bazo de la sperto en Argentino la nombro de amerikaj SAT-anoj en nordo, centro k sudo de l’ kontinento ne superas 59. Tiu nombro estas vere ridinda: pli ol 200 milionojn da loĝantoj enhavas Ameriko, k rilate al civilizo, kulturo, k ekonomia vivo de amerikaj popoloj, malgraŭ esceptregionoj — oni sendube povas kompari ilin al eŭropaj landoj.

Sed la amerikanoj ne estas la solaj, kiuj sin montras apatiaj al esp-o, en aliaj kontinentoj ni konstatos, ke ties loĝantoj egalas, eĉ superas nin. Ni kalkulu 24 SAT-anojn por Afriko, kvankam simpla rigardo de l’ nomoj k postnomoj de alĝeriaj K-doj (v. en Jarl.) instruas, ke multaj el ili ne estas indiĝenoj. En Aŭstralazio estas 14 SAT-anoj, k en Azio 79, do sume:

Ameriko 59
Afriko 24
Aŭstralazio 14
Azio 79
176

Jen la nombro, certe trograndigita, de ekstereŭropanoj en nia Asocio.

SAT prave plendas pro manko de membroj, kiom da ili, el tiuj landoj, povus eniri nian tendaron, se esp-o estus tie pli diskonigita? Ja diferenco inter eŭropaj SAT-anoj 6153 kontraŭ 176 ekstereŭropanoj estas tute ne komprenebla.

Oni povas pensi, ke tiu fenomeno trafas speciale nian Asocion, sed tute ne, kalkulo de UEA-delegitoj (membroj ne estas en ĝia jarlibro) k ankaŭ komparo inter eŭropaj k ekstereŭropaj gazetoj sufiĉos por doni al ni klaran bildon, ke tiu «malsano» trafas la tutan esp. familion.

Sendube kelkaj K-doj rimarkos, ke mi forgesis enkalkuli sovet-aziajn SAT-anojn, sed pro teritoria kontinuo, k tial ke ĝi estas regata per samaj leĝoj, oni povas konsideri tiun regionon — de esp. vidpunkto — kiel eŭropan. Sed, kiel dirite, mi ne celis starigi rigoran statistikon, sed nur evidentigi malprogresan staton de esp. movado ekster Eŭropo.

Ĉu la sukcesa kreskanta disvastiĝo de esp-o en Eŭropo finfine altrudos ĝin en ne-eŭropaj regionoj? Aŭ ĉu indiferento de ne-eŭropaj popoloj rilate al esp-o, speguliĝos en Eŭropo malutilante aŭ ĉesigante la sukcesan disvastiĝon de l’ lingvo? Certe la afero fariĝas komplika, k mi mem opinias, ke mia dua demando alproksimiĝos al realo, se tiu vere katastrofa situacio ne solviĝos favore al nia movado, dum eŭropaj SAT-anoj elpruvos kreskantajn malfacilojn por interrilati kun ne-eŭropanoj. Korespondgrupoj, Labeskaj rondoj, Interligaj servoj fatale maltrafos siajn celojn pro manko de eĥo al siaj penadoj. Kaj se tiu situacio ankoraŭ plifirmiĝos, t. e. daŭre kreskados malproporcie la nombro da esp-istoj, certe alvenos epoko, kiam ja prave esp-o estos prefere rigardata kiel eŭropa interŝtata helpa lingvo. Ĉu mirinde, ke multaj K-doj hezitas ellerni ĝin, konstatante ĝian mizeran prosperadon ekster eŭropaj landoj?

Esp-o estas ja universala entrepreno; do, ni nur parolu pri ĝia sukceso, kiam ĝi progresos proporcie en la kvin partoj de la mondo.

Nune tiu malekvilibro kaŭzas al la SAT-movado malagrablajn okazojn: Eŭropaj SAT-anoj plendas, tial ke ili ne povas interkorespondadi, k ni ĉi tie suferas veran ondegon da petoj, demandoj, eĉ postuloj, kiuj metas nin ĉiumomente en konflikton, ĉu ĉiujn atenti — kio malgraŭ plej granda bonvolo neeblas —, aŭ ĉiujn forjeti. Tio kaŭzas, ke ĉi tieaj SAT-anoj ne akceptus eĉ senpage aperigon de anonco pri korespondado: unu el niaj K-doj pro anonco en «S-ulo» ricevis pli ol 200 P. K., kio signifas, ke li estis devigata elspezi por respondi pli ol 30 argentinajn pesojn — 12 dolarojn.

La SAT-aparato lamas, same kiel ĉiu alia esp. organizo. Ni ofte fanfaronas ke per esp-o ni povas interligi diverslingvajn prolet-organizojn, sed bedaŭrinde en multaj landoj tute forestas SAT-anoj, kaj en multaj aliaj ankoraŭ dubinde ili plenumus kontentige koncernajn taskojn, se efektive stariĝus serioza interŝanĝo inter diversnaciaj proletaj organizoj.

Kiel solvi tiun problemon?

Ni evitu blufi. Ni ĉiuj bone scias, ke iu K-do post sufiĉa agitado sukcesas malfermi esp. kurson, ne malofte partoprenatan eĉ de 60 lernantoj; sed ni ankaŭ bone konas la fakton, ke post ses monatoj el ili restos nur 20, k eble post unu jaro, du aŭ tri, kiuj post nelonge ĉion forlasos (ekster eŭropa vidpunkto). Ne entuziasmigu nin pro tio, ke ia ĵurnalo aperigas favoran artikolon pri esp-o: tiuj same plenigas siajn paĝojn per unu tia artikolo, aŭ per detala historia priskribo de fama krimulo.

Ni starigu ankoraŭ alian demandon: Kial esp-o ne progresas ekster Eŭropo?

— Ne temas pri eltrovo de iu ajn formulo, kies alpreno, kvazaŭ sorĉe, sukcesigos nian movadon, sed pri serioza k konscia studado de l’ afero fare de l’ SAT-anaro, ĉefe de tiuj, kiuj troviĝas en malprosperaj regionoj. Ni ankaŭ parolu pri niaj malvenkoj — pli instruaj ol venkoj — klare k senhonte!

Prave oni diras, ke starigi problemon ja estas eksolvi ĝin.

A. Barrot, Buenos Aires.

— página 10 —

402 SENNACIULO

PRI PLENA VORTARO DE ESPERANTO

Kiam ni iniciatis la eldonon de ampleksa vortaro esperanto-esperanta, ni sendube konsciis pri multaj malfaciloj en la plenumado de tia eksterordinara tasko, por kiu ni bezonis ĉiujn materiajn k spiritajn fortojn. Tamen ni, k same la por tiu laboro varbitaj aŭtoroj, membro de la Esperantista Akademio, la direktoro de l’ Sekcio: Komuna Vortaro k 3 Lingvokomitatanoj, subtaksis tiujn diversflankajn malfacilojn. Tial la verko ne povis aperi, kiel esperite, t. e. je la dato fiksita.

Ni scias, ke multaj K-doj, kiuj mendis k antaŭpagis la volumon, malkontentas k grumblas. Ni bone komprenas ilian malkontenton k malpaciencon. Ni tamen petas ilin ĉiujn, kiuj havas faktan kaŭzon por malkontenti, ke ili pacienciĝu ankoraŭ mallongan tempon, en la konscio, ke ilia antaŭmendo estis valora kunhelpo por ebligi la eldonon de tiu granda verko ĉe SAT. Ni povas informi nun, ke la presisto havas en manoj la tutan manuskripton (krom la antaŭparolo) k ke 450 paĝoj jam estas presitaj.

Ni antaŭkalkulis 450 paĝojn por la tuta volumo: nu, ĝi estos pli ol 500-paĝa! Do la personoj, kiuj antaŭpagis laŭ relative tre malalta prezo, ne havos finfine motivon por bedaŭri. Ilia iom longa atendado estos bone kompensata.

Pri la nova prezo fiksota por tiuj, kiuj mendos la volumon post apero (nuntempe ja mendoj je favora tarifo ne plu estas akceptataj) ni sciigos post nelonge en «S-ulo» k per novaj specimenaj folioj, kiuj estas sendotaj senpage al la interesiĝantoj.

Direkcio de SAT 23, rue Boyer, Paris XX.


K-doj gazetpriservantoj!

La sperto montris, ke ofte gazetoj estas pretaj enpresigi raporton pri gravaj okazoj en nia movado, precipe pri la kongresoj de SAT, se ili ĝustatempe ricevas tiun materialon. Por ke en tiu okazo ne ekestu malfunkciado ĉe nia venonta kongreso, ni invitas ĉiujn K-dojn, kiuj estas pretaj provizi gazeto(j)n sialoka(j)n per kongresraporto en kiel eble plej konvena tempo, ke ili, ne tro malfrue, sendu sian adreson al la Organiza Kongreskomitato (adr: K-do J. Sulsky, 19 Leyton Rd., Harpenden, Anglio). Ĉi tiu kun la kongresestraro zorgos pri tio, ke la teksto de l’ raporto tuj post la kongreso estu ekspedata al ili. Tasko de l’ Gek-doj sekve estos nur, traduki nacilingven k ekspedi kiel eble plej rapide al la redakcio de l’ priservata gazeto la raporton.

Ni esperas, ke en ĉiu loko, kie aperas laborista gazeto, troviĝos laborema K-do, kiu atentos ĉi tiun alvokon.

Direkcio.


SAT-edukistoj, venu al la Londona Kongreso k raportu pri klastendencoj en la edukado vialanda!

La Laborista Instruista Ligo (T.L.L.) — angla sekcio de Edukintern — organizos publikan kunvenon dum la Londona SAT-Kongreso por diskuti la klasan celon de edukado en kapitalistaj landoj k en Sovetio. Venu multnombre k helpu sukcesigi tiun gravan entreprenon!

Mi deziras ricevi multajn skribajn raportojn el div. landoj. Raporto pri ĉiu lando estos maŝinskribita k disdonata ĉe la kunveno. La plej grava materialo estos uzata en paroladoj de K-doj diverslandaj kiuj estos tradukataj anglen. Ankaŭ ĝenerala diskuto okazos.

La lasta dato por ricevo de l’ skribitaj raportoj estas: 30-a de junio. Sendu nepre ĝustatempe al: K-dino C. Osmond, 95 Fowlers Walk, Ealing, London W. 5.

Ni sendas sugestojn pri parolindaj temoj (sed tre volonte ricevos ankaŭ raportojn alimaniere traktatajn).

Pri klaspartieco en edukado

  1. La edukada sistemo de via lando montranta

a) la manieron, laŭ kiu kapitalismo kontrolas ĉiun edukan ŝtupon;

b) la klasdiferencon inter div. tipoj de lernejoj k geinstruistoj.

  1. La kapitalisma spirito en la lernejo:

a) Disciplino;

b) Organizado k metodoj de instruado.

  1. Rilatoj kun religio:

a) Kvanto da eklezia kontrolo;

b) Religiaj demandaroj por instruistoj;

c) Religio en la lernejo.

  1. Partieco en lernolibroj k instruado ĝenerale

a) Historiaj lernolibroj — Analizo de 1. ĝen. vidpunkto, 2. relativa spaco k gravo de militoj k industria historio, 3. titoloj k karakterizo de la plej popularaj.

b) Kantoj k literaturo;

c) Partieco en aliaj temoj.

  1. Organizoj ligitaj kun la lernejoj:

  2. de lernantoj, ekz. militemaj organizoj kiel knabo-skoltoj, oficirdresadaj ĉeloj (O.T.C.) ktp.

  3. por la lernantoj, ekz. postlernejaj zorgkomitatoj.

  4. Malpermesoj al geinstruistoj — eksigoj pro politikaj opinioj, «nigra listo», ktp.

9896.


Suplemento al la adresaro en Jarlibro

(Tiu ĉi nomaro ne estas por korespondemuloj)

(Dua parto. 9-a daŭrigo. Vidu n-on 284/92)

Köln (Germanio)

16181 Dülken W., Buchforststr. 40, Kalk, seruristo.

16289 Müller, P., Rixdorfer Str. 78, Mülheim, seruristo.

Komotau (Ĉeĥoslovakio)

16176 Otto Josef, Weinberggasse 74, ministo.

Kopenhago (Danio)

16343 Petersen G., Rekrut 59, 2.Komp. Ingeniörkasernen.

Koskolovo (Sovetio)

4608 Golubcov J. R., Leningr. okr. der. Miŝino.

Krasnodar (Sovetio)

16157 Klapcov Teodoro, Krepostnaja 28.

16156 Novikov Bazilo, Novaja 75, metalisto.

Kremenĉug (Sovetio)

16109 Asnin Vl., Pedteknikumo, studento.

16024 Avramenko Fedoto, Pedteknikumo, studento.

16043 *Begma Nastja, Pedteknikumo, studentino.

16028 Beliĉenko Luka, Pedteknikumo, studento.

16111 Bilaŝ Sergeo, Pedteknikumo, studento.

16036 *Bordjug Mikolo, Pedteknikumo, studentino.

16041 Burlaka Pilipo, Pedteknikumo, studento.

16049 *Burlakova Palaŝko, Pedteknikumo, studento.

16023 Ĉerniŝenko Ekaterino [?], Pedteknikumo, studento.

16105 Donĉenko Paŭlo, Pedteknikumo.

16047 Elizarov Paŭlo, Pedteknikumo, studento.

16026 Goj Aleksandro, Pedteknikumo, studento.

16106 *Gorŝkova Natalio, Pedteknikumo.

16051 *Inglez Aleksandr., Naberejnaja 2/1, studentino.

16034 *Josan Mikolo, Pedteknikumo, studento.

16044 Koreckij Gricka, Pedteknikumo, studento.

16050 *Korzun Mario, Pedteknikumo, studentino.

16048 *Kotlarevskaja Nino, Pedteknikumo, studentino.

16029 *Krilova Ano, Pedteknikumo, studentino.

16021 Kripak Ivan, Pedteknikumo.

16027 *Lapunova Gano, Pedteknikumo, studentino.

16030 *Lebedj Mario, Pedteknikumo, studentino.

16033 *Lisa Nino, Pedteknikumo, studentino.

16103 *Lukackaja M. L., Pedteknikumo, studentino.

16039 Miglaĉenko Andreo, Pedteknikumo, instruisto.

16045 *Mirĉenko Aleks., Pedteknikumo, studentino.

16112 Nesterovskij K., Redakcio «Robotnik Kremenĉuĉĉini.»

16042 Pavlenko Fomo, Pedteknikumo, studento.

16040 Poŝtarenko Varvaro, Pedteknikumo, studento.

16035 *Proĥnova Ekaterino, Pedteknikumo, studentino [?]

16022 Radĉenko Leontio, Pedteknikumo, klerigisto.

16104 *Sapsaj Olgo, Pedteknikumo, studentino.

16025 *Ŝarŝarkina Mario, Pedteknikumo, studentino.

16110 Savustjanenko Fedoro, Pedteknikumo, studento.

16031 Semerenko Ivan, Pedteknikumo, studento.

16107 Sliva Vasilo, Pedteknikumo, studento.

16108 *Slusarenko Ludmilo, Pedteknikumo, studentino.

16037 *Skorobogatjko Ivga, Pedteknikumo, studentino.

16046 Stecj Nikiforo, Pedteknikumo, studento.

16032 Tolkuŝkin Dmitro, Pedteknikumo, studento.

16038 Truŝ Andreo, Pedteknikumo, studento.

Krivoj-Rog (Sovetio)

16162 Berkoviĉ Jefimo, Leninskaja 9, 1. Meduĥovskij, termezuristo.

16159 Libkov B. S., Lenina 70/11.

16160 Ratnik Lazar, Glinka 2, maŝinisthelpanto.

Kuĉino (Sovetio)

16118 Ivanov I. A., Saltikovka Daĉnoe, Gidrologiĉeskaja stancia.

Leicester (Britio)

16081 Hancock F., Firfield Avenue Birstall.

Leipzig (Germanio)

16113 Bauer Reinhold, Schnorrstr. 32/0.

16325 Beau Herbert, Kantstr. 35/4, S 3, ĉarpentisto.

16168 Bröller W., Buttergasse 136-d, W 34, pentristo.

16192 Grossmann W., Pariser Str. 7/3 r., N 22, bakisto.

16084 Lange Adolf, Buttergasse 30, W 34, laboristo.

16085 Potter H., Josephinenstr. 19/4 r., C 1, oficisto.

16083 Walther Hans [?], Hofer Str. 86/2 r., C 1, ladisto.

Leisi (Estonio)

16301 Seppel Albert, instruisto.

Leningrad (Sovetio)

5552 Jermolaev I., ul. Hercena 40.

16089 *Karabaŝeva Ir., Geslerovskij 27-a, kv. 45, 3, farmaciistino.

16088 Korelov P., maristo.

16004 Paĥomenko A., ul. Hercena 40.

12177 Pastor Julio, Lubenskaja 8, ĵurnalisto.

Loeben (Aŭstrio)

16096 Ruppnik Josefo, Donawitzer Str. 26, seruristo.

Liège (Belgio)

1286 Muha Viktor, rue des Fossés 13, kaldronisto.

Lisboa (Portugalio)

16300 Alves J. A., R. Joaquim Casimiro 38—1º—Dto.

Liverpool (Britio)

16290 Bury G., 254 Stanley Park Avenue S., tramisto.

Lodz (Polio)

16098 Hancberg Jakob, Wilcza 11, tajloro.

London W 12 (Britio)

16339 *Chilton, 47 Macfarlane Road.

Los Angeles (Kalifornio, Usono)

16285 Ege Julius, P. O. Box 1748.

16287 Ledeen Hyman, 930 Rowen Bldg.

Lyon (Francio)

16171 Andréani, rue Vauban 77, 6.

15996 Charbonnel L., Cours Lafayette 132, 3, tornisto.

Makeevka (Sovetio)

16316 Kreĉetov A., Dmitrievsk 14, linio 4 pr. d. 61.

16317 Potana A.

Manchester (Britio)

16298 *Birch H., 42 Kendall Rd., Crumpsall, oficistino.

Marrakeck-Guéliz (Maroko, Afriko)

7534 Richter W., Génie Rural, geometro-topografo.

(Daŭrigota)

— página 11 —

SENNACIULO 403

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

BRITIO. La SAT-klubanoj en Londono faris je 10. 5. monkolekton inter si por aĉeti esp. presliterojn uzotajn en esp. angulo de «Daily Worker», ankaŭ por fari anoncon en «S-ulo» profite al «D. W.» Komence, K-do Sons donis 10 ŝil. k aliaj altigis la sumon ĝis 1 sterl. Per monpeto ĉe aliaj britaj SAT-anoj ni esperas baldaŭ povi forigi la mankon de supersignoj en «D.W.»-angulo. Tiu gazeto tre simpatias al SAT. Ĉiuj britaj SAT-anoj, ankaŭ alilandaj, helpu mondonace, por ke vi povu legi dum kongrestagoj esp.-lingvajn novaĵojn en tiu gazeto. Adr. SAT-ano 7472. Daily Worker. 41 Tabernacle St., London E. C. 2. — SOVETIO. Kiev. En Pola klubo je nomo de Krulikovski okazis granda intern. kunveno de kleriglaborantoj, kiun partoprenis kolegoj plej diversnaciaj. Ĉiuj parolantoj esprimis saman ideon diverslingve. Fine eksonis esp. parolado de Kieva esp. instruisto Viktorov-Ĉeĥoviĉ, kiu sendis fratsaluton parolan al eksterlimaj K-doj unuigitaj en Edukintern. La rezolucio sendita al Ekzekutivo de Edukintern estis redaktita en esp-o. Dum vespera koncerto aŭdiĝis esp. deklamoj. En Kieva centra Domo de Klerigo fondiĝis nova esp. rondo el pedagogoj. Gvidas K-do Vikt.-Ĉeĥoviĉ. Same novaj rondetoj en div. laborlernejoj. (5627, 4544). — Lastsomere ni gastigis kelkajn prol. turistojn-esp-istojn germanajn, politelmigrinton el Jugoslavio, 2 Ĉeĥoslovakajn K-dojn k grupon da instruistoj k laboristoj el Ameriko. Oni akcelas ĉi tie eksterland-turismon; eldoniĝis gvidlibro tra Kiev en pluraj lingvoj, ankaŭ en esp-o. Same estos pendigitaj specialaj afiŝoj kun necesaj sciigoj ĉe stacidomo, en div. lingvoj k esp-o. Esp-lingvaj pri-turismaj resumoj ĉiusemajnaj ĉe Kieva sendstacio (800 m) depost jan. 1930. Esp.-istoj vizitontaj Kievon havos favorkondiĉojn rilate al vizito de muzeoj, tramveturo, loĝado ktp. Filio de «Ukrainia Ekskurs-Kompanio» aranĝis esp. fakon en sia ekspozicio. Ĝia prezid. (K-do Steblovski) ekinteresiĝis pri esp-o. (5627). — Niŝni-Novgorod. 15. 9. 29 komencis funkcii 2 rondetoj en 7-a duagrada lernejo (je nomo Kropotkin), po 15 p., gvidas G. A. Konovalov k E. G. Polakova. En nov. ekfunkciis rondetoj ĉe N-Eskorta Bataliono (10 p.), 2-a-grada lernejo de 1. majo (10 p.), Sverdlov-klubo, studentoj de Ŝtata Univers. (15 p.). En dec. — ĉe 2-a-grada lernejo je nomo Bakunin (12 p.), Klubo de Ligilo (Podbelski) (18 p.), Urba Reg. Kom. de Junkom. Ligo (25 p.), Landa financa fako (10 p.), N-Radio Regimento (14 p.), Metalista Klubo (Gorki) (20 p.), 2-a sepj. lernejo je nomo Lunaĉarski (15 p.), Krinov-Klubo en Miza (18 p.). En jan. — Komunumlab. klubo (10 p.), Tatara klubo (15 p.). Sume en 15 kursoj komencis studi 222 p. Kulturfako de Nijkrajsovprof (Intersindik. Konsil.) dissendis al ĉiuj distr. konsilantaroj k al ĉiuj kluboj de urboj Granda Niŝni Novg., Balaĥna, Dzerjinsk k Bogorodsk cirkuleron pri subteno al laboro de esp. rondetoj en kluboj. Gazetoj anoncis kursmalfermon en Kanavino por partia k profesia aktivularo, por internacilaborantoj ĉe Junkom. Komitato same. Junkom. gazeto «Leninskaja Smena» ricevis ĉ. 20 let. sekve de anonco en «S-ulo» el div. landoj. Ili presiĝis je 18. 10. 29. Pri k peresp-aj notoj aperis en entreprenaj presjurnaloj (Igla, Gudok Melstroja, Leninec, Krasnij Sormoviĉ). Praktikan per-esp. laboron ĉe kudrofabr. (Ŝvejprom) gvidas K-do Vaulin. En lasta kvaronjaro 1929 sume presiĝis ĉ. 35 leteroj en gazetoj. En sept. okaze de junular-tago okazis kunsido en Klubo de Ligilo (Podbelski), kie K-do Kalaŝnikov A. salutparolis pri esp. (300 partopr.). Nian laboron malutilis kursoj en angla k germana lingvoj (ekz. ĉe fabriko «Ruĝa Etno»), ĉe fervojistoj k transportistoj. Je 21. 2. malfermo de perfektiga kurso kun 12 p. (Lerniloj: Ŝabarin-krestomatio k «S-ulo»). «S-ulo»-abonantoj je 1. 3. 30 — 28, SAT-anoj 22. — Vjaĉeslav Kalaŝnikov (1125).


La Materialista Ligo de Belgio (prol. liberpensularo)

akceptis en sia kongreso en Laeken (27. IV.) jenan rezolucion pri esp-o: «La Ligo… decidas disvolvi sian propagandon por esp-o, esprimas la deziron, ke ĉiuj ĝiaj membroj studu tiun ĉi lingvon; komisias la C. K. interrilati kun FEO (LEA) por la organizado de kursoj; sendas sian fratan saluton al ĉiuj prolet-esp-istoj de l’ tutmondo.»

ĈE LA NEŬTRALULOJ

La Stokholma Ekspozicio en somero 1930 faras reklamon en eksterlando ĉefe per esp-o; ekz. en Estonio la tutan pri-ekspozician reklamon prizorgas Esp. Asocio de Estonio. Estas fonditaj esp. turismaj komitatoj en Stokholmo k Tallinn, kiuj aranĝos reciprokajn amas-ekskursojn. Same en Svedio kiel en Estonio la homoj lernas esp-on por viziti la reciprokan landon (15 428).


La Londona neŭtrala esp. klubo estas kredeble nun la plej granda en la mondo, havanta pli ol 300 membrojn. Nuntempe okazas 9 kursoj en la klubo, kiu aranĝos postkongresan kunvenon en aŭgusto, post la Oksforda universala kongreso.


D-ro J. Buchanan en Londono postlasis testamente la sumon de 4000 anglaj funtoj (ĉ. 20 mil dolaroj) por aranĝo de esp. kursoj ĉe la universitato de Liverpool.


Esperanto en elementaj lernejoj de Holando

La centra esp-ista komisiono de Nijmegen adresis al la komunumoj alvokon por lernigi esp-on en la elementa lernejo. Rezulto: dek komunumoj respondis favore: Maestriĥt, Nijmegen, Begen, Arnhem k. a. Aliaj komunumoj disponigas ejojn por kursoj k konsentas subvenciojn.

La okulo de Amsterdamo.


RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Gazetoj ktp.

Sennacieca Pedagogia Revuo. Jaro 1, Kajero unua. Marto 1930. Dumonata. Eld. SAT. Redakcio: 14, avenue de Corbéra, Paris XII. Administracio: Colmstrasse 1, Leipzig O 27. Ĉiujn manuskriptojn oni sendu al la komisiita redaktoro H. Stay, 18 A Grand Avenue, Bournemouth, Hants., Anglio. Formato: 15×23 cm. 32 pĝ. Abontarifo jara sur la bazo de ½ dolaro (2 mk. g.).

Detala recenzo pri tiu nova revuo de SAT ŝajnas malnecesa ĉe la legantoj de «S-ulo», el kiuj granda parto alportos al tiu nova SAT-entrepreno la saman konfidon k subtenon kiel al la ĝis nun efektivigitaj. Ni limigu nin mencii, ke jenaj rubrikoj stariĝis jam ĉe la unua kajero: Nova Pedagogio — Sur edukista batalfronto — Tutmonda Esp. Pedag. Servo — Edukisto kontraŭ pastro — Por edukistinoj — Ni gestudentoj — Nia SAT-edukista sekcio. Enkonduke ni trovas tre detalan klarigon pri celo k programo de la revuo. Ankaŭ ilustroj ne mankas en la n-o. Sendube S.P.R. akiros al si iom post iom tiun abonantaron, kiun ĝi bezonas por disvolviĝi k prosperi.

Tutmonda Intersteno. N-o 1. Febr. 1930. 1-a jaro. La Internacional-stenografio disvastiĝis lastatempe tre rapide, k — ni ne forgesu akcenti tion — dank’ al esp-o tra la tuta mondo (ankaŭ SAT-anoj alproprigis al si tiun sistemon multnombre, laŭ nia scio). Ĉi tiu esp. lingva monata bulteneto estas la oficiala organo de ĵus fondita Tutmonda Intersteno-Asocio.

Formato: 14×22 cm. 4 pĝ. Jarabono: 2 mk. g.). (kun Multlingva Intersteno — 3 mk. g.). Eld.: Instituto de Internationalstenografio, Friedenst. 79, Duisburg (Germ.).

Monda Kuriero. Ilustrita semajna organo por komerco, trafiko, industrio k ĉiuj aliaj branĉoj de monda ekonomio. Sarajevo (Jugosl.) Poŝtfako 131. Marto 1930. N-o 1. Jarabono: 5 svis. fk. 8 pĝ. 23×31 cm.

Tiu revuo estas destinita servi al komercaj firmoj, foiroj, hoteloj, bankoj, asocioj, turismaj entreprenoj

— página 12 —

404 SENNACIULO

ktp. por reklami k disvastigi per esp-o sian reklamon tra la tuta mondo (krom sovetaj respublikoj, rimarkigas la Admin. de l’ gazeto), estas dissendata al tiaspecaj entreprenoj en pli ol 60 landoj.

La Nova Nordo. N-o 1. Marto 1930. Esp. informilo de Internacia Korespond-Oficejo. «Pravda Severa». Adr.: USSR, Arĥangelsk, Poŝtkesto 20. 3-paĝa hektografita bulteneto celanta starigi kolektivan korespondadon k servanta per prisovetiaj informoj.

Budapesta Jubilea Foiro, 3. ĝis 12. majo 1930. Prospektoj k afiŝo en esp-o, multkoloraj.

MEMORNOTO

Represis el «S-ulo»:

L’ Etincelle, Anderlecht, 30. 4., Socia vivo en Aŭstrio, Uj Elöre, Novjorko, 29. 4., Tago el mia vivo (283), Le Réveil Ouvrier, Nancy, 3. 5., Loĝejkonstruo en Vieno (290).

Priesper. artik. k notojn enhavis:

L’Eclaireur de l’ Ain, Oyonnax, 20. 4., L’ Effort, Lyon, 3. 5., L’ Etincelle, Anderl., 31. 3., Sport et Socialisme, Liège, 14. 4., 28. 4. (kurso), Le Prolétaire, Liège, 3. 5. (kurso), Le Semeur, Falaise, 8. 5. (FEO-kongr.), Le Réveil Ouvrier, Nancy, 10. 5. (FEO-kongr.), Bicikla gaz. Solidarität, Offenbach, 1. 4., 1. 5., Socialdemokraten, Stokholm, 7. 5. (kurso), Arbetaren, Stokh., 7. 5. (kurso), 3. 5. (anonco pri kurso), Signalen, Stokh., 8. 5., Daily Worker, London, 10. 5.

Pri SAT-Kongreso raportis:

Socialdemokraten, Stokholm, 7. 5.

Peresper. materialon enpresis:

L’ Eclaireur de l’ Ain, Oyonnax, 4. 5., Uj Elöre, Novjorko, 21 3., 28. 4., Le Travailleur Alpin, Grenoble, 3. 5., Le Réveil Ouvrier, Nancy, 30. 4., 14. 5., L’ Internat. de l’ Enseignement, Paris apr.

NIA POŜTO

7599. — Kial mi ne plu Inter-ni-as? Pro manko de tempo, pro timo herezumi, k ankaŭ pro malemo ĉe la konstato, ke kelkiuj ne volas aŭ ne povas ĝuste kompreni miajn vortojn. — E. L.

1125. — Viaj raportoj k konsiloj sendube aperos sinsekve; n-ojn 6 k 7 ni transsendis al red. de «Virina paĝo». Pro la ĵurnalo turnu vin al K-dino 4227 en Tallinn.

12 310. — «S-ulo» ne estas turista organo k sekve nur esceptokaze ni povus akcepti tian materialon k nur se ĝi estas vere interesa.

11 431. — Ni uzos en «L.L.» viajn problemojn, ankaŭ la antaŭe senditajn. Kantojn kun muziknotoj (pro la kosto) ni presigas nur escepte, k sen la notoj ili ne multe utilas al nesovetianoj. Eble ni uzos en speciala okazo.

9310. — «Ni ne dormu» aperos baldaŭ. La trad. nur en okazo de bezono.

5627. — Alvoko pri interŝanĝo ne senpage enmetebla.

16 285. — Ni uzos vian artikolon.

Al la K-doj, partoprenontaj la afiŝkonkurson. Ni sciigas vin, ke la formato de l’ afiŝo estu: 43×55 cm k ĝia duoblo: 86×110 cm. (La unua nombro indikas la larĝon, la dua la alton). La preso estos tri-kolora. Pluajn detalojn vi legos en artikolo aperonta en la sekvanta n-o.

11 128. — Via raporto en venonta n-o. — Red.

12 014. — Via artikolo aperos. Pri la aliaj, kiujn vi projektas, ni ne povas findecidi antaŭ ol esti legintaj ilin; ni povas do respondi, ke principe: jes. Rilate gramatikon k stilon ne timu: estas la tasko de nia redaktoro zorgi pri tio. — E. L.

Al ĉiuj abonantoj. — N-o 294 de «S-ulo» elĉerpiĝis. Ni petas tiujn, kiuj ne kolektas «S-ulo»n, ne forjeti ĝin, sed konservi aŭ resendi ĉi n-ron al la Adm.

Adm.

KORESPONDADO

SOVETIO

Adresŝanĝo. — K-do Johano Kulikov, Ĥarkovskaja 3, Obŝĉejitie FZU, Dnepropetrovsk (antaŭe en Sartana), kĉl, L, PI, PK, il gaz.

K-do Glazirin «Pimzavod 2», Barnaul, Siberio, kĉl, pri div. temoj. Certe resp.

K-do A. Aleksandrov, Stalin, Tolmenka regiono, Barnaula distr., kĉl, pri ĉ. temoj.

K-dino Ŝumilova, Komunalnaja 9, Barnaul, Siberio, kĉl, pri junul. vivo.

— Gelaboristoj k oficistoj koresp. kĉl. Gek-doj pri div. temoj. Resp. nepra. Adr.: Barnaul, Zavkom Ŝvejnikov (kudrista fabrikkomitato), Gogolstr. 44.

K-do Bazilio Vlasov, Finkelsteinstr. 38, Taŝkent, kĉl. radioamatoroj-mallongonduloj.

— Lokomotivtenejo, sporta grupo k komjunularo koresp. kĉl. Adr.: st. Kinel, okolo Samara, Klubo de Ĉiĉerin.

[REKLAMO p.12] Granda dusemajna gazeto «Sur Kultura Fronto» priservanta kleriglaborantojn de lernejoj, fabrikoj k vilaĝoj en Malsupra Apudvolgio, bezonas skizojn, artikolojn, fotojn pri div. demandoj de pedagogia k kulturkleriga laboro inter infanoj k maturuloj. Ĝi mem pretas liveri similan materialon, kondiĉe ke ĝi estu uzota en revolucia gazetaro. Por ĉiu prespaĝo de aperigotaj koresp-aĵoj oni pagas 6 rubl.; fotoj estas aparte pag. Adr.: USSR., Saratov, ul. Respubliki, 29, ĵurn. «Na Kultfrontu».

[BILDO p.12 | 41,53,50,60] Granda nigra kvinpinta stelo maldekstre en la anonco de «Sur Kultura Fronto».

[REKLAMO p.12] Laboristoj, komjunuloj k junpioniroj de ĉl.! Ĉu vi scias pri tio, ke 30 gelernantoj-laboristoj (gejunuloj) de fabriko «Ruĝa Stelo» kun grandega ĝojo k malpacienco atendas de vi L, PK, PI, gaz. por letervespero, kiun vizitos 5000 laboristoj de nia fabriko k Fabr. Lernejo? Interŝanĝo estas garantiata. Adreso: USSR. Zinovjevsk, Litejnaja 22 al K-do F. O. Bojor.

[REKLAMO p.12] Por mia filino kaj amikino, junaj instruistinoj (18j.) mi serĉas dum kelkaj monatoj restadon en Francio, Anglio, Germanio aŭ Sovetio, kiel helpantinoj en familio, oficejo, infanejo aŭ simila laboro, celas lingvolernadon. Interŝanĝe mi akceptos junulon (aŭ -inon). Skribu detalojn al K-do M. Harmsen, Aalsmeer (Holando). 5679.

[REKLAMO p.12] Grupo en Polio de komerc- k vestajlaboristoj serĉas seriozan koresp-adon. Temoj: profsindikata, junulara, virina, sporta, liberpensula, proleta. Ni ankaŭ peras inter sekcioj de profsindikatoj k. a. proletorganizoj. Adr.: J. Klüger, Ogrodowa, 49 m. 70, Warszawa (Polio).

[REKLAMO p.12] 23-jara Kamaradino deziras koresp. pri politiko k sporto, interŝ. L, PK, PI, PM, fotojn, gazetojn, precipe kun sovetianoj. Adr.: K-dino Helene Michel, Hainewald/Sa., n-o 35 (Germanio).

JARABONO por membroj . . . 8 mk. g. por nemembroj . . . 9 mk. g. Ankaŭ ¼-jare abonebla!

ENHAVO:

paĝo
Hindio kaj la hindoj 393—94
El la lando de la X-a SAT-Kongreso 394—95
Pensoj pri la teroro 395—96
El usona taglibro 396—97
La evoluo sen dio 396—97
Diversaĵoj 397
Tago el la milito 397—98
Diskutejo 398
Por nia meditado 398
Esperanto-Servo 399
Sennaciula Virina Paĝo 400
Tra Esperantio 401—04
Anoncoj, Korespondado 404

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

N.º 296, 5 de junio de 1930

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

6-a Jaro N-o 296 — APERAS SEMAJNE — Leipzig, 5./6. 1930

[BILDO p.1 | 42,4,54,12] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Kolmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerĥner

KRIZO EN GERMANIO

Triono el la industriaj laboristoj en Germanio aŭ tute aŭ parte senlaboras. Je 31. januaro 1930 la nombro da senlaboruloj estis 3,2 milionoj, k da laboristoj, kiuj laboras malpli ol normalajn horojn — 1,3 miliono (laŭ Economist de 8. marto). De tiu dato la nombro plialtiĝis.

La Commercial raportas: — «Ne forpasas eĉ unu semajno sen konsiderindaj paŝoj al raciigo en unu aŭ alia kampo de l’ germana komerco k industrio. Sennombraj firmoj senbrue unuiĝas k sennombraj fabrikoj silentas, por antaŭenpuŝi la procezon de raciigo.» (6. marto.)

Tiu procezo signifas, ke pliaj miloj da laboristoj ĵetiĝas sur la stratojn senĉese k por ĉiam¹. Lastan jaron ekz. la grandega elektro-trusto AEG, sklavo al tiuj samaj usonaj kapitalistoj kiel estas la Brita Asociita Elektra Industrio (British Associated Electrical Industries), maldungis 5 000 el siaj 60 000 laboristoj, t. e. 8% (Commercial Annual Review). Ĉi tiu senĉesa fluo aldoniĝas al la milionoj, kiuj estas senlaboraj pro la ekonomia krizo, kiu rapide estiĝis post la mallonga prosper-periodo dum la somero de 1929. La produkta normo, t. e. 100 en 1928, falis de 110% en junio ĝis 101% en oktobro, ĝis 96% en januaro.

Komerco k industrio

Dum 1929 la germana kapitalo sukcesis pliigi la produktadon precipe en

[BILDO p.1 | 33,47,64,72] Ksilografiaĵo: laboristo kun kaskedo kaj virino kun kaptuko, kiu tenas infanon en la brakoj; malantaŭe fabrikaj kamentuboj sub malhela ĉielo. Signita «J.F.H.».

la «pezaj» industrioj (fero, ŝtalo, ktp.). La produktado de ŝtalaj fandblokoj pliiĝis de 14,5 milionoj da milkilogramoj en 1928 ĝis 16,3 milionoj da mk. g. en 1929. Produktado de karbo pliiĝis de 15 084 000 ĝis 16 340 000 da mk. g.

La pliiĝo malprogresis dum fino de la jaro. En decembro la ŝtalproduktado estis 1 156 000 da mk. g. kompare kun la plej alta nivelo de 1 466 000 (julio) k monata mez-kvanta produktado de 1 369 000 (en 1928 — 1 210 000). Karbo, 13 652 000 da mk. g. en decembro, kompare kun 14 467 000 (la plej alta nivelo) en aŭgusto. La kroma produktado estis plejgrandparte por eksporto, ĉar la enlanda merkato malvigliĝis pro raciigo. Estis unu miliono da senlaboruloj dum la plej favora tempo de la prosperperiodo.

Rezulte de la pliiĝo de eksporto k malpliiĝo de importo la nombroj pri komerco por la jaro montris renverson de la imponaj eksport-saldoj, kiuj karakterizis jarojn 1927 k 1928. Anstataŭ la debetoj de 710 milionoj k 300 milionoj da dolaroj en tiuj jaroj montriĝis, en 1929, kredito de preskaŭ 12 milionoj. La valoro de eksportitaj varoj, 32 000 milionoj da dol., atingis post-militan maksimumon. Tamen, ankaŭ ĉi tiuj nombroj komencis malkreski dum la finaj monatoj de l’ jaro. Eksporto de germanaj varoj je 290 milionoj da dol. en oktobro falis ĝis 250 mil. en decembro. Importitaj varoj valoris malpli ol dum 1927 aŭ 1928, parte pro la malpliiĝinta aĉetkapablo de la laboristoj k parte pro la malpli granda aĉetado de krudaj materialoj, kiam industrio malprogresis. Ĉi tiuj tendencoj daŭras dum 1930.

Manko de kredito

La rapidega kresko de produktado k komerco ne baziĝis sur solidaj aŭ daŭraj fundamentoj. Ĝin kaŭzis la peno forigi la mankon de kapitalo —

¹ Ĉu por ĉiam? S-o Jozuo Stemp (Sir Josiah Stamp), ekonomiisto, skribas en «The Present Position of Rationalisation» (La nuntempa stato de raciigo): «Ne ekzistas ia dubo, ke raciigo jam faris gravan, sed malhelpan kontribuon al la problemo pri senlaboreco. Maŝinoj forpuŝis laboristojn multe pli rapide ol tiuj laboristoj dungiĝas aliloke.» Plue li skribas: «Ĥirurgia operacio eble estos necesa» k tio kondukos al «eventuala pliigo de aĉetkapablo en aliaj kampoj, kiun povas okazigi malpli altaj kostoj» t. e. al eventuala revigliĝo de kapitalismo. Kompreneble, povas esti, ke iu firmo post raciigo elmontras la fakton, ke ĝi dungas pli multajn laboristojn a) se ĝi apartenas al kreskanta fako de kapitalismo, ekz. ĥemiaĵoj aŭ artefarita silko — tio estas portempa, k je kosto de la pli malfortaj fakoj; aŭ b) se la komparo estas inter vigla k malvigla periodoj. Tiajn ciferojn oni devas kritikeme akcepti.

— página 2 —

406 — SENNACIULO

antaŭe provizitan per usona subvencio al raciigo. Sed tiu subvencio parte ĉesis post la Ŭol-strata (Wall Street)¹ floregado k falego. La plej gravaj kreditŝanĝoj estis:

1928 1929
milionoj da dolaroj
Enlandaj pruntoj 750 575
Enlandaj akcioj eldonitaj 180 115
Eksterlandaj akcioj eldonitaj 390 145
Neta importo de kapitalo 725 430
Cirkulado de banknotoj (jarfino) 1 365 1 360
Rezervo da oro 680 570
Spezo de garantioj ĉiuspecaj en la borso 14 375 9 375
Bankrotoj 55 000 75 000

(Mallongigo el Jara Revuo de Economist)

Ĉi tiuj nombroj ne estas tiuj de prospera kapitalismo. Ili montras, ke la enlanda provizo de kapitalo ne pliiĝis por ekvilibrigi la velkon de la eksterlanda provizo, kiu, tamen, restis granda. La koloniigo de Germanio daŭris, ekz. Zimens (Siemens), la granda elektro-trusto, estis devigata submetiĝi al parta estriĝo de la usona Ĝenerala Elektra (General Elektric), kiu jam posedis intereson je ĝia konkuranto: AEG.

Raciigitan industrion oni ekspluatis kiel eble plej forte por egaligi la diferencon — sed oni ne sukcesis. Oni malsukcesis kaŭze de la konfliktoj propraj al la germana kapitalismo. La manko de kredito signifis, ke flua kapitalo estis multekosta. Bank-pruntoj estis minimume je 9% k foje ĝis 12½%. Kaj la peza ŝarĝo de pasinta raciigo, kune kun promilitaj kompenspagoj, premegis sur industrion.

La trustoj plifortiĝas

Ĉi tiuj faktoj rezultigis pli grandan forton al la pli potencaj trustoj, kiuj, en Germanio, kooperas kun financaj trustoj, kiuj, siavice, plej ofte havas eksterlandan subtenon. Bank-diskontoj k pruntoj plialtiĝis de 700 milionoj ĝis 775 milionoj da dol. dum la jaro, kiu fakto evidentigas la kreskantan regadon de la bankoj, dum la abrupta kresko je bankrotoj evidentigas la manieron, laŭ kiu la mezklasaj malgrandaj firmoj estis subpremataj. La plej granda bankroto, tiu de la dua asekura firmo laŭ gravo, je 12,5 milionoj da dol. similis laŭ amplekso de la rezultoj la Hetri (Hatry)-bankroton (en Anglio). La maniero, laŭ kiu la karteloj daŭrigis siajn altajn prezojn, estas rimarkinda signo de ilia forto. Dum la periodo de januaro 1929 ĝis januaro 1930 «liberaj» prezoj falis de 101,9 ĝis 90,4, dum «kontrolitaj» (trust-fiksitaj) prezoj fakte plialtiĝis de 101,9 ĝis 105 (1926 = 100). Estas dubinde, ĉu tiuj prezoj povos daŭri, se oni konsideras la falegon de la mondprezo, sed la premego de ĉi tiuj monopol-prezoj sur neorganizitan industrion k sur la laboristojn estas terura. Ĉi tiuj altaj enlandaj prezoj estas la «postgvardio», kiu ebligas la grandkvantan eksportadon.

¹ Kvartalo de l’ usonaj financkapitalistoj. — Red.

Ŝtal-trusto

La sperto de la germana ŝtal-trusto, kiu superregas 40% de la produktado de fero k ŝtalo k 25% de karbo — la plej granda korporacio inter la karteloj de la «pezaj» industrioj — montras, kiel la trustoj daŭrigis sian stabilon. La kapitalo de l’ trusto estas 200 milionoj da dolaroj. Ĉe sia fondiĝo en 1926 la trusto akiris pruntojn el Usono je 150 milionoj. Dum la sekvintaj tri jaroj ĝi elspezis 75 milionojn por aĉeto de nova maŝinaro k ekipo, dum ĝi grandskale fermis nebezonitajn fabrikojn. Profiton de 39,4 mil. da dol. ĝi gajnis dum tiuj tri jaroj k pagis dividendon je 18%. 70 milionoj estas «forviŝitaj» (amortizitaj). Dum 1929 ĝi pagis rentumon pro pruntoj je 8,5 mil. da dol., impostojn je 15 mil. k pro «sociaj servoj» 14,25 mil.

La nombroj pri tekniko indikas, kiel la trusto akiris ĉi tiujn rezultojn. Karbonproduktantaj «korpusetoj» (ĉu: taĉmentoj? Red.) malplinombriĝis de 48 ĝis 32, sed la taga produktokvanto pliiĝis je 21%. La meza produktokvanto po laboristo dum laborperiodo (ĉiuj laboristoj) estis proks. 13 kilogr. en 1929; antaŭ la milito la meza produktokvanto en Rur (Ruhr) estis 9,3 kg., k sama en 1925. La trusta meza produkto superas la nuntempan Rur-kvoton je 0,88 kg.; ĉi tiu diferenco aperis lastan jaron. (Brita mezkvanto, kun ½-horon pli longa periodo estas 10,7 kg., Jorkŝar [Yorkshire], sama periodo 11,59 kg.).

Similajn rezultojn la trusto havis en la ŝtal-fako. La laboristoj sukcesis devigi la truston cedi kelkajn negravajn konsentojn. La meza laborpago lastan jaron estis dol. 640 (nur 11 monatoj, pro striko) kompare kun proks. 620 dol. dum la antaŭa plena jaro k dol. 590 dum 1927. Semajna salajro de iom pli ol 13,5 dol. estas nesufiĉa kompenso por la pliigita ŝvitlaboro; k, ĉiuokaze, senlaboreco k la jam nun okazanta nova krizo minacas eĉ ĉi tiun salajron.

Eĉ rilate la potencajn trustojn, tamen, la akumulado de ekstraj valoroj ne sufiĉis por subteni la kapitalismon; fakte, granda parto de l’ eksporto rezultigis perdon.

Nepenetrebla muro

La direktoroj de ĉi tiu giganta trusto konsentas (kiel ja ilustras la nuntempa krizo), ke raciigo, sola, ne sufiĉas. Ili eldiras (laŭ «The Economist») ke,

«se la gvidantoj de la nacio ne enkondukas multampleksajn metodojn (por plibonigi la financan staton), kiuj metodoj ampleksu severan nacian ŝparadon k ŝanĝojn rilate impostojn k financan agadmanieron, la senĉesa raciigo, enkondukita per helpo de fremda kapitalo prunteprenita je alta kosto, rezultigos pli grandajn ŝuldon k mankon de laboro, anstataŭ pliigitan forton rilate konkuradon».

Fakte la germanaj industriistoj renkontas nepenetreblan muron. Iliaj eksportaĵoj, anstataŭ esti kapitalaj eksportaĵoj, kiuj rezultigas profiton al la nacio, estas prenitaj de brita, franca, itala, k.c. (k fine usona) imperiismoj kiel promilitaj kompenspagoj. Tiuj kompenspagoj antaŭe estis pagitaj el enspezo de fremdaj pruntoj. Lastan jaron ili sumis je 535 milionoj da dolaroj, — pli ol la duoblo de la komerca kreditsaldo (ne inkluzive la kompenspagojn faritajn sub formo de varoj).

Plie, pro la krizo en Usono, malkaraj eksportaĵoj el tiu lando konkuras, en la mondmerkato, kun tiuj de Germanio.

Tial la atako de la kapitalistoj pli k pli koncentriĝas kontraŭ la laboristoj, kun celo daŭrigi la firmon de germana kapitalo k pliigi la bezonatajn monhavojn, kiuj provizas la financan mekanismon per kreditoj ktp.

Ŝtata bankroto

La apogeo de la krizo montriĝas en la manovrado de la ŝtataj financaferoj. Je fino de junio la buĝeto de la Centra Ŝtatkaso malkovros deficiton de proks. 68 milionoj da dol. La subvencioj al senlaboruloj estas grandegaj — inter 135 milionoj k 185 mil. da dol. jare¹. La deficito de la senlaborula kaso estas 112,5 milionoj; k ilin oni intencas havigi per pliigo de la nutraj- k trinkajimpostoj k pli granda pago de la dungitoj. La ŝtato montris sian malforton, kiam ĝi akceptis la proponon de la Sveda Alumet-Trusto pruntedoni 125 mil. da dol. interŝanĝe por la alumet-monopolo en Germanio. Sekve de la intertraktoj en Parizo k Hago (kie la germanaj delegitoj akiris preskaŭ neniajn cedojn) la komercigo de la promilitaj kompenspagoj faros el ĉi lastaj ĉiamdaŭran fordrenadon de kapitalo; ne forigebla pere de politika traktado, la komerca ŝuldo estas prizorgata de la Banko por Internacia Saldreguligo. Francio baldaŭ enmetos sian parton de la senkondiĉaj kompenspagoj en la mondmerkato sub formo de monrezervoj. Ĝia parto (unu triono) estas 120 mil. da dol. k Germanio rajtas investi samtempe 120 milionojn. J. P. Morgan estas la decidonto pri la dato k maniero de l’ enmeto. (Laŭ Commercial Annual Review.)

La urboj k ŝtatoj troviĝas en simila situacio. Berlino ekz. sukcesis pruntepreni monon je 9% nur post submetiĝo al usonaj diktatoroj, kiuj postulis, ke ĝi rezignu sian memregadon, plialtigu konsum-prezojn al laboristoj k hipoteku siajn akciojn en la germanaj gas-produktejoj. La havigo de ma-

¹ Tamen ili tute ne sufiĉas por certigi homindan ekziston al la el la laborado eljetitaj proletoj. — Red.

— página 3 —

SENNACIULO — 407

ĈIRKAŬ LA LABORISTAJ ORGANIZOJ

La lernejo de la ADGB¹ en Bernaŭ

La germanaj sindikatoj okupas sin ne nur pri altigo de la salajroj k pri diversspecaj asekuroj al siaj membroj. Kiel gravan taskon ili konsideras la klerigadon al la membraro. Tiucele oni aranĝas multe da kursoj, semajnfinaj, libertempaj aŭ nur vesperaj, instalas bibliotekojn, presigas klerigajn paĝojn en la sindikataj jurnaloj ktp.

La centrejo de la germanaj sindikatoj (Amsterdamaj) ĵus malfermis grandegan lernejon por grandskala klerigo al junaj sindikatanoj. Ĝi estas lokita en Bernaŭ, urbeto proksime de Berlin. La kostoj por konstrui tiun modernan lernejon, estis 1,6 milionoj da markoj (proks. 400 mil dol.) pagotaj de la sindikatoj aniĝintaj al ADGB. Estas loko por 120 studantoj. Ili loĝas duope en 60 ĉambroj. La instruado okazas en 5 klasĉambroj k gimnastejo. Ne mankas festsalono por 200 personoj, banejoj, komuna manĝejo, biblioteko k legejo. La kursanoj restas dum 4 semajnoj en la lernejo k estas instruataj pri politika ekonomio, sociologio, laborista juro, laboreja higieno, organizaj aferoj k aliaj temoj. Ili estas delegataj de la unuopaj sindikatoj, kiuj pagas ankaŭ la kostojn de la instruado k restado.

SAT-ano 3018.

Kooperativoj kaj 1-a de Majo

Leginte en n-o 293 artikoleton sub supra titolo, mi tre miris pri tio, ke nuntempe troviĝas laboristaj kooperativoj, fonditaj de laboristaj gvidantoj k ankaŭ administrataj de ili, en kiuj povas diskutiĝi la demando: Ĉu povus aŭ devas festi en unuamaja tago kooperativ-laboristoj? Ĝis nun mi opiniis, ke kiel en Ĉeĥoslovakio aŭ Aŭstrio, de komenco de l’ batalo pri unuamaja festotago (de 1. 5. 1890 ĝis 1930), ĉiam estis k estas kooperativaj laboristoj en unua vico de por festado batalantaj laboristoj. En la du nomitaj landoj unuavice la kooperativoj ne malfermas je 1. 5. siajn laborejojn k vendejojn. Ili ne nur ne laboras la tutan tagon, sed al siaj laboristoj pagis k pagas plenan salajron. Mi opiniis tion memkomprenebla k nediskutebla. Ke ĉe holandaj lab. kooperativoj tiu rajto ne ekzistas, tre mirigas min, k precipe la fakto, ke eĉ holandaj lab.-kooperativaj gvidantoj kontraŭstaras tiun naturan rajton. Ĉu ili ne estas laboristoj? K-do Zaĥte (14 562) diru al sia estraro, ke pro ekonomiaj konsideroj ili sin turnu al la modelo festi unuamajan tagon, donita de ĉeĥoslovakia k aŭstria socialdemokrata lab. partio. Mi nur bedaŭras, ke la holandaj lab.-kooperativaj estroj ĝis nun sentas sin ligitaj pli forte al la kapitalista devizo «profito» ol al la devizo de l’ tutmonda proletaro — «proletamasoj ĉiulandaj liberigu vin».

Knourek (2474), Vieno.

¹ ADGB = Ĝenerala Sindikatara Asocio Germania.

gistrataj pruntoj en Usono nun estas sub severa kontrolo k estas preskaŭ neebla. Ĝenerala ekzameno k ordigo pri la financaj aferoj de l’ urboj k ŝtatoj estas, ŝajne, neevitablaj, kontraŭ ebla bankroto.

Socia krizo

Sub kondiĉoj de ekonomia krizo kreskas faŝismo k kapitalista diktatoreco. La kapitalistoj postulas nuligon de sociaj servoj, malaltigon de salajroj, malaltigon de subvencioj al senlaboruloj, pli altajn tributpagojn de l’ dungitoj, ŝparadon rilate specialajn ŝtatentreprenojn por senlaboruloj, k (ĉe la «dekstruloj»¹) leviĝas protestoj kontraŭ promilitaj kompenspagoj. La centro (mezaj partioj) ŝanceliĝas pro la konfliktoj inter la du flankoj.

La kapitalistoj enviciĝas kun siaj konkurantoj kontraŭ Sovetio.

Pro du kaŭzoj, la ĉiamkreskanta premego sur la laboristojn k la velko de la kapitalista ekonomio, ekaperas revolucia situacio, k en 1930 povas esti, ke Germanio staros antaŭ pli grava krizo ol nura senlaboreco.

El «The Monthly Circular of the Labour Research Department» (Monata informilo de la Laborista Enketa Fako) tradukis W. A. G.

¹ Ekstremaj reakciuloj. — Red.

LA INDUSTRI-AKADEMIO EN MOSKVO

De la unuaj tagoj de la Oktobra revolucio granda parto de la industri-gvidantoj de la malnova Rusio malkonsentis labori por la Soveta reĝimo. La Soveta registaro estis do devigita altiri al la gvidado de la entreprenoj spertajn laboristojn, kiuj tiele fariĝis la «ruĝaj direktoroj».

[BILDO p.3 | 46,32,76,53] Nokta foto de granda konstruaĵo kun kolonoj, ornamita per lumoj; sur la fasado la literoj «МОСПС», emblemo kaj la grandaj surskriboj «1 МАЯ».

La Domo de l’ Profesiaj Unuiĝoj en Moskvo, feste lumigita okaze de l’ 1-a de Majo

Fotogr. esp-isto I. F. Mitrofanov

Ĉi tiuj ‘ruĝaj direktoroj’, bonaj praktikaj ekonomiistoj, proletoj, fidelaj al la soveta registaro, tamen sentis grandajn malhelpojn pro la foresto de la teoriaj scioj.

Ĉio ĉi metis la problemon nepre altigi la kvalifikon, doni iun sumon da teoriaj scioj al la estranta administrantaro (al la ruĝaj fabrik-direktoroj, direkcianoj de la trustoj ktp.).

Pro la neeblo depreni de la produktantaj industriejoj grandan nombron da gvidantoj en la industrio, oni kreis en la j. 1925 aron da vesperaj kursoj, ĉe kiuj la direktoroj povis dum la vesperaj horoj akiri la necesajn teoriajn sciojn. Per tiu paŝo oni multon atingis, sed kun ĉiu plua jaro oni sentis, ke ĝi ne estas plene kontentiga. La abunda kresko de la industrio, ĝia rekonstruo k raciigo, devigis starigi la problemon pri la neceso doni pli vastajn k profundajn sciojn al la gvidantaro de la industrio k por tiu celo estis kreita en la jaro 1927 ĉe la Supera Konsilantaro por la Ŝtatekonomio de USSR — la Industri-akademio (Promakademija). — Ĝia lerntempo estis fiksita tri-jara kun nepra konsidero, ke ĉe la unua kurso oni studu la ĝeneralklerigajn sciojn (matematikon, rusan lingvon, fremdajn lingvojn, fizikon, ĥemion, desegnadon, historion de la ekonomia evoluo, ekonomi-geografion, politikan ekonomion) k ĉe la du sekvantaj kursoj, oni studu, krom la ĝeneralklerigaj, ankoraŭ specialajn k ekonomisciencajn fakojn: teknikan mekanikon, varmo- k movoteknikon, specialan teknologion, organizadon de la industriaj entreprenoj, ekonomion de la industrio, fabrikmanufakturan librotenadon, statistikon ktp.

Ĝenerale la Akademio celas prepari por la industrio la administro-gvidan estraron, kiu posedu la necesan tekniko-ekonomian preparitecon: la direktorojn de la trustoj, direktorojn k vic-direktorojn de la entreprenoj, membrojn de la regionaj (landaj) konsilantaroj por la ŝtatekonomio, ties anstataŭantojn, ĉefojn k membrojn de la gvidkolegioj, fakestrojn k direktorojn por la Supera Konsilantaro de la ŝtatekonomio.

Oni akceptas por la lernado en la

— página 4 —

408 — SENNACIULO

Industri-akademio personojn, kiuj okupas postenojn de fabrik-direktoroj, administracianojn de la trustoj k parti-sindikatajn funkciulojn, kiuj posedas ne malpli ol 3—5 jarojn da administro-produktanta oficosperto. La aĝlimo estas fiksita ne pli ol 35-jara. Nuntempe la Industri-akademio en Moskvo posedas 450 instruatojn por la diversaj industri-fakoj (metala, teksa, ĥemia, montmineja, ligno-forsta¹ ktp.).

Estas starigitaj filioj de la Akademio en urboj Leningrad k Baku, projektitaj k starigataj en Ĥarkov, Donbasa regiono, Urala lando k Siberio.

En la kuranta jaro la Industri-akademio de Moskvo donos la unuan kursanaron finintan la Akademion. La kursanoj estas bonaj praktikuloj, ekonomi-spertuloj, produktistoj, posedas la viv-spertitan kutimon k konas sian produkto-fakon. Tiu cirkonstanco permesis depreni el la lernoplanoj k programoj multajn objektojn, kiuj estas instruataj en la superaj k teknikaj lernejoj.

La instruatoj ricevas salajron, laŭ la normo de la lasta tarifa salajrosumo, je la konto de la respektiva institucio, kiu sendis ilin al la akademiaj studoj, ili senpage ricevas la lernolibrojn, lernilojn, loĝejon ktp. Dum ĉiu jaro krom la instruokupado la kursanoj faras praktikajn ekskursojn k laboras ne malpli ol monaton ĉe la respektiva produktejo. La urĝa bezono por la funkciuloj, neeblo lasi al ili longan tempon foresti de la ofico, starigis la problemon mallongigi ilian instruadon en la Industri-akademio ĝis 2 jaroj, kun tia kombino, ke la preparado por la ĝeneralklerigaj objektoj estu kondukata antaŭ la veno al la Akademio, pere de la vesperaj aŭ korespondaj kursoj. Ambaŭ tiuj punktoj nuntempe estas sufiĉe preparitaj k ne pli malfrue ol la sekvontan jaron en la Industri-akademio oni havos la dujaran lernoperiodon.

Rektoro de la Industria Akademio A. Kamenskij.

¹ Forsto = kulturita arbaro.

[REKLAMO p.4] Havinda eldonaĵo de SAT estas Prologo Poemaro originala de E. Mihalski 64 pĝ. kun titolbildo Ĉiu homo travivas horojn, en kiuj li serĉas konsolon aŭ emas revi k satiĝi en dolĉa revado. Bela poezio estas mirinda satigilo. La lirikaj poemoj de Mihalski, en sia literatura formo senriproĉaj, meritas esti en la manoj de ĉiuj poezi-amikoj. Prezo: 0.70 mk. g. Mendu ĉe Administrejo de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.

POLICISTOJ KIEL ŜTELISTOJ

La diktaturo en Portugalio

Mi k mia K-do Cederholm (15 649) estas arestitaj multfoje, k tial ni nun povas diri, ke ni estas viktimoj pro SAT.

Post la unua nokto en Porto ni estis demanditaj de la policistoj pri nia pasporto, kiu, laŭ la opinio de la limgardistoj, estis tre bona, sed bedaŭrinde ĉi tiuj ne stampis, kvankam ni petis; ili diris, ke tio estas nenecesa. Nu, je la unua mateno en la hotelo policisto venis k prenis, nenion dirante, niajn pasportojn. Kompreneble ni estis tre malfeliĉaj — ho, vojaĝanto, ne pensu iri sen dokumentaĵoj! — k tuj ni rapidegis al la policejo. Tie oni nin petis sidiĝi, kion ni ankaŭ faris. Sed kiam ni ekmalpacienciĝis — ni k K-do Ribeiro en Porto decidis renkonton je la dek tria horo, kiu tempo jam pasis — k petis ricevi niajn pasportojn, la policistoj tuj kredis, ke ni estas friponoj, kiuj intencas malaperi. Kiel trompistoj akompanitaj al la policestro, la eldemandado komenciĝis. En la germana lingvo ili trovis inter niaj aĵoj malgrandan artikolon pri parolado, kiun mi faris en Essen k ankaŭ alian noton, en kiu la vorto Sovetio ekzistis. Tuj la policistoj estis konvinkitaj pri nia friponeco k arestis nin. Oni akompanis min al speciala ĉelo por friponegoj, sed kun mia K-do oni daŭrigis la eldemandadon. Li nenion ricevis por manĝi, sed se li volus diri, ke Rusio sendis monon al mi por fari propagandon, li tuj estus libera k la portugala respubliko donus al li senpagan vojaĝon al Lisbono, en kiu urbo ni ambaŭ havis leterojn kun mono de fama verkisto en Svedio. Sed li preferis malsati anstataŭ diri malveron. Dum 15 tagoj ni nun estis malliberigitaj en malsamaj ĉeloj, k ĉiun tagon ni estis demandataj terure. Ni ne scias paroli la portugalan lingvon, sed sufiĉe ni komprenas por scii, ke la polica interpretisto vole eraris, tradukante en la portugalan el la germana, per kiu lasta lingvo oni nin eldemandis. Vidu denove la neceson de esperanto ĉie en la tuta mondo!

Ankaŭ K-do Ribeiro estis arestita. Kial? Aŭskultu! Pro tio, ke li parolis kun ni. Eble ni havas teruran bacilon!

La manĝaĵo, kiun ni ricevis en la malliberejo, eĉ ne estis taŭga por la porkoj. La nura, kiun ni povis manĝi, estis la malfreŝa pano. La malpuro en la ĉelo estis sub ĉiu kritiko: la plankon oni ofte ne povis vidi pro ekskremento k urino. Mia ĉelo estis la plej malbona, k post kelkaj tagoj oni ĵetis al mi frenezulon kiel kunulon.

Komprenante, ke ili ne pli longe povas teni nin en malliberejo pro politika propagando — per malgranda anonco en germana lingvo oni eĉ ne en Portugalio povas fari komunistan propagandon — la policistoj turnis la aferon: ni estis ŝtelistoj, grandaj ŝtelistoj. 30 mil kronoj malaperis en sveda banko.

— Ĉu vi ne prenis tiujn monsumojn por uzi ĉi tie? demandis min la policestro.

Spite mia mizero mi ridegis en la aeron k respondis:

— Estas kiel novelo. Kore mi dankas vin, ĉar mi ĵus ricevis penson por tre interesa novelo. Ho, pardonu, sed mi devas rideti! Tri viroj faras revolucion en Porto, post kiam ili unue prenis 30 mil kronojn en sveda banko.

La venontan tagon ni estis sendataj trans la limon en Hispanion. La aferon pri la 30 mil kronoj la policistoj eksciis el noto, krajone kadrita, en gazeto, kiun la patro de mia amiko sendis kiel novaĵon al li.

Sed niajn taglibrojn, leterojn, kelkajn vestojn, personajn dokumentojn, fotojn, vortarojn, membrokartojn de SAT, jarlibrojn ktp., jes, vere eĉ nian monon ŝtelis la policistoj. Kun rido la policisto, kiu akompanis nin al la limo, diris, ke ni en Vigo ricevos niajn aĵojn. Sed neniu en tiu urbo sciis pri ili. Pro tio ni nun diras, ke la policistoj en Portugalio estas ŝtelistoj.

Fritz Bergman (15 650).

★

Ĉeeste kun grandaj spiritoj

Kion ci heredis de ciaj antaŭuloj, tion ci akiru por ĝin posedi.

Geŭte (Goethe).

*

Doni sian maksimumon da penado en ĉi tiu mondo, tio estas atingi la celon de la vivo.

Pasteŭr.

*

La nura fakto, ke la mondo ekzistas, pruvas, ke ĝi estas neracia.

Emilo Mejerson.

*

La senpoveco de Dio estas senlima.

Anatol Frans (A. France).

*

Ni jam havas sufiĉe da devoj, kial do imagi devojn al dio, kiu ne ekzistas?

A. Frans.

*

Ni dubu, kredante; — ni kredu, dubante.

A. Frans.

— página 5 —

SENNACIULO — 409

LA KALEJDOSKOPO DE L’ VIVO

Rolŝanĝo

Antaŭ tridek jaroj sinjorino Anjo Beznt (Annie Besant), la prezidantino de l’ Teozofa Societo, kies sidejo estas en Adiar (Hindio), faris netakseblan eltrovon. Ŝi malkovris, ke la filo de ŝia ĝardenisto, kvar- aŭ kvinjara knabo, estis neniu alia ol la propra rekarniĝo de Budho. Post tiu konstato la knabo estis edukata por ludi la rolon de estonta Mesio.

[BILDO p.5 | 20,16,35,33] Portreta foto de juna viro kun nigraj haroj. Subskribo: KRIŜNAMURTI

Kiam li atingos 30 jarojn, antaŭdiris s-ino Beznt, li plene disvolvos sian Budho-karakteron. Intertempe la junulo, sub la nomo Kriŝnamurti, vivis senzorge k bonege en mezo de sennombraj fervoregaj adorantinoj. En Anglio oni elmontris lin triumfe, atendante grandajn miraklojn.

Nenio okazis . . . krom, ke la junulo, tedata eble pro la abstinado k aliaj puritanaj limigoj, ekforkuris al Holiŭud (Hollywood, la usona filmurbo), kie li film-aktoras. Certe li havos sukceson en sia nova rolo. Sed s-ino Beznt . . . serĉas kuraĝe novan Mesion, kiun ŝi ja sendube trovos sen peno.

La pilgrimado al Lurd (Lourdes) en 1929

El ĉiuj landoj de la mondo ĉiujare piaj katolikoj pilgrimas al Lurd (en Suda Francio). Inter ili troviĝas multaj malsanuloj, kiuj esperas tiele povi forpasigi siajn dolorojn. Karavane venis al Lurd per specialaj vagonaroj en 1929 242 405 sanaj personoj, k kun ili venis 15 681 malsanuloj (en 1928 estis 45 000 malpli da pilgrimantoj). Krome venis 412 000 izole pilgrimintaj personoj. Do sume estis en 1929 654 405 pilgrimintaj personoj. La ceremoniojn prezidis 5 kardinaloj, 26 ĉefepiskopoj, 100 episkopoj.

Laŭ «Espero Katolika».

4201 ekzemplerojn

de n-o 295 ekspedis la Administracio! La abonantaro kreskas, kvankam ne rapide.

Gek-doj! Ni estas sur la bona vojo. Estas via tasko daŭrigi la tiom sukcese komencitan v a r b a d o n, disvastigi, konigi k a b o n i g i nian «S-ulon» kun senlaca fervoro, por ke ni povu anonci post ne tre longa tempo la nombron

5000!

El usona taglibro

Je 26-a de marto

Dum 6 monatoj k 18 tagoj la Senato diskutas, diskutadas la imposttarifon. Preskaŭ ĉiu envenanta varo pli alte impostiĝis. La detalita tarifaro plenigis 2¼ grandajn paĝojn en la «New York Times» (Novjorka Tempo). Sed la pli saĝaj kapitalistoj (ekz. Oŭn D. Jang [Owen D. Young] k. a.) jam deklaras, ke Usono devas ŝanĝi la sintenon k alpreni pli internacian vidpunkton rilate al komerco. En februaro la komerco falis ĝis la punkto de februaro 1923. La ĵurnaloj antaŭvidas kontraŭatakon de aliaj komercaj grupoj alilandaj. Jam Francio venĝe por imposto kontraŭ sia punto multe altigas la imposton kontraŭ la usonan aŭton k proponas forpreni 52 % el la profito, kiun gajnas la usona firmo funkcianta en Francio.

*

Ĉu senlaboreco, ĉu krizo, ĉu prezofalo aŭ prez-altiĝo, la tendenco de unuiĝo inter la grandegaj korporacioj daŭras. Nun per giganta kunigo, Novjorko povas fine fanfaroni, ke ĝi posedas la plej grandan bankon en la tuta mondo.

*

Notinde estas, ke la verkon Standards de Dubreŭj (france: Dubreuil)

LA EVOLUO SEN DIO

(Daŭrigo. Vidu n-ojn 293/95.)

La «mankantaj ĉeneroj»

La fosaĵo inter la homo k la simio estas superplenigita per fosilioj, el kiuj jenaj la plej gravaj, laŭ la vico de ilia malkovriĝo:

1856: La homo de Neandertal.

1891: La homo de Java aŭ Pithecanthropus Erectus, tiele duonvoje, ke la scienculoj demandis sin, ĉu ĝi estis homo aŭ simio.

1907: La homo de Hajdelberg (Heidelberg).

1911: La homo de Piltdoŭn (Piltdown).

1924: La kranio de Tongs (Taungs) aŭ Aŭstralopithecus Africanus, malkovrita dekkvin metrojn sub tero en Suda Afriko.

Ne ekzistas mankantaj ĉeneroj¹.

¹ Oni legas en la Merkuro de Francio, n-o de 1. julio 1929: «Freŝdate s-o Georgo Montodon (Montaudon) komunikis al la Scienca Akademio sensacian novaĵon: s-o de Loys (Lojs) dum ekspedicio al Venezuelo laŭdire renkontis novan specon de homsimila simio. Oni scias, ke la simioj dividiĝas en du grandajn grupojn: tiuj de l’ malnova kontinento kaj tiuj de l’ nova kontinento; la homsimilaj (gorilo, ŝimpanzo, orangutango, gibono) apartenas al la unua. La nova k granda speco simia estus sekve la unua de l’ nova kontinento. S-o de Lojs trakuris la arbarojn de l’ supra parto de la rivero Kotatumbo. Li aŭdis bruon en la arboj; frapis lin aŭdi, ke la bruo ne venis de l’ supro, kiel ĉiam estas kiam temas pri la simioj de tiu lando. Subite li vidis antaŭeniĝi du estaĵojn, kiujn li kredis ursoj; ĉi tiuj estis en stato de ekstrema furiozo, kriantaj, gestantaj, rompantaj branĉojn k ilin manipulantaj kiel armilojn, «ekskrementantaj en siajn manojn k ĵetantaj tiujn ekskrementojn kontraŭ la homojn». La ino estis mortigata k fotografata; ŝi havis proksimume 1,50 m. La aspekto estis homsimila, pli ol tiu de iu el la homsimilaj simioj de l’ Malnova Mondo. S-o Montodon, kiu estas juna antropoido [?] tre serioza nomis tiun ĉi novan parencon de l’ homo Ameranthropoides Loysi«. (Tiu simio ne posedis vostan alpendaĵon.)

La natura selekto

La natura selekto, la granda teorio de l’ Deveno, nombras kvin faktorojn:

  1. VARIO: ne ekzistas du plantoj aŭ animaloj, kiuj estas absolute samaj.

  2. SUPERFLUO: naskiĝas pli da organismoj ol povas postvivi. Kiel Maltus rimarkigis, la animaloj multobliĝas laŭ la progresio 2, 4, 8, 16, dum la nutraĵo kreskas laŭ la progresio 2, 4, 6, 8.

  3. BATALO PRO L’ EKZISTO: tute evidenta.

  4. POSTVIVO DE L’ PLEJ TAŬGAJ: Dum la batalo por la nutro k la loko la plej malfortaj estas forpuŝataj, la plej taŭgaj postvivas. La naturo eliminas tiujn, kiuj ne adaptiĝas al sia medio; estas la adaptiĝintoj aŭ plej taŭgaj, kiuj postvivas.

  5. HEREDO DE L’ FAVORAJ VARIOJ: Se individuoj atingas sian maturon sekve de favora vario, tiuj el inter iliaj posteuloj, kiuj reproduktas ĝin pli multe, vivos por daŭrigi la rason. Daŭrante tiu ĉi procezo de natura selekto estiĝas tiajn diferencojn en la strukturo k la funkciado, ke la formoj, kiuj rezultas de ĝi, povas esti konsiderataj kiel novaj specoj, k fine, novaj superaj grupoj.

Kia ajn estu la kaŭzo de l’ vario, estas la natura selekto, kiu determinas la postvivon.

La propramova generado

La propramova generado estas esenca kondiĉo de l’ Evoluo.

«Se la hipotezo de l’ evoluo estas vera, la vivanta materio devas havi kiel originon la ne vivantan materion, ĉar, laŭ tiu ĉi sama hipotezo, la kondiĉo de l’ terglobo estis tia en donita momento, ke la vivanta materio ne povus tie ekzisti, ĉar la vivo estis absolute neakordigebla kun la gasa stato.» (Höksle — Huxley.)

— página 6 —

410 — SENNACIULO

tradukis anglen la Taylor-Societo Usona. La recenzistoj citas la laŭdojn pri usona industrio, per kiuj Dubreŭj intencas influi la francajn kapitalistojn pagi pli bonajn salajrojn k pli bone administri siajn entreprenojn. Certe ĝi estas iom utopia bildo el vidpunkto de kredema metiisto.

488.

MINUTOJ EL MIA VIVO

Mi laboras la tutan tagon kiel multaj aliaj sovetianoj en laborejo, klubo, I. R. H., liberpensula k komjunula ĉeloj. Tamen ion apartan en mia vivo prezentas la laboro por esperanto k internacia edukado.

Akirinte esperanton mi kvazaŭ trovis la mankintan ĉe mi senton de sennacieco k kvazaŭ perdis la eblon esti nomata per plej malpuraj k malnoblaj atestoj kiel naciisto aŭ ŝovinisto.

[BILDO p.6 | 22,26,37,41] Portreta foto de juna viro kun malhela jako.

Mi ĝojas, ke mi estas preskaŭ de komenco trasentinta la eknaskiĝon de laborista sennacieca organizo je nomo de SAT. Mi ĝojas pri sukcesoj de esperanto en medioj de tutmonda proletaro. Dum minutoj, kiam mi legas «S-ulo»n, leterojn, esp. literaturon aŭ kiam mi skribas k multon pensas, — mi ofte sentas min fortega, miaj pulmoj k mia koro plej intense komencas funkcii, okuloj plene malfermitaj komencas brilegi k manoj pugniĝas. En tiuj minutoj mi volas kriegi al la tuta mondo: «K-doj, ni jam estas liberaj de lingvobaroj, de naciismo, la mondo ŝajnas al ni jam preskaŭ malvasta, ni sentas nin anoj de unu tutmonda laborfamilio.»

Sed tuj post tiu sento la fulmo-penso aliigas al mi la mondon — mi vidas ĝin kiel aron da sklavoj devigitaj ne pensi, sed plenumadi la volon de kelkaj krimuloj — militistoj k kapitalistoj; kiel aron da bestoj aparte enkaĝigitaj: tiam mi plej ofte severege batas la tablon per pugno k certe post tiu sencela frapego mia mano rifuzas kelktempon labori. Mi tamen opinias, ke tio estas bona ekzercado por niaj pugnoj; ni sciu, ke veraj proletoj, kiuj ĉion akiras per siaj manoj k pugnoj, baldaŭ ankaŭ akiros per la samaj manoj por si Liberon!

A. Semjonov (7113), Kremenĉug.

«Se estus eble al mi povi etendi mian rigardon trans la abismojn de l’ geologiaj epokoj, ĝis la periodo ankoraŭ pli malantaŭa, dum kiu la tero trapasis kemiajn kaj fizikajn kondiĉojn, kiujn ĝi ne plu revidos — ne pli kiel estus eble al la homo revivi sian infanecon — mi atendus esti la atestanto de l’ evoluo de l’ vivanta protoplasmo el la nevivanta materio» (Tindal/Tyndall). «La Evoluo estas teorio, kiu entenas, ke ne nur la malsuperaj formoj de la animala vivo — ne nur la noblaj formoj de l’ ĉevalo k de l’ leono — ne nur la mirinda mekanismo de l’ homa korpo — sed ke la animo mem: emocio, inteligento, volo — estis iam en latenta stato en fajropluvego. Ĉio, kio konsistigas nian filozofion, nian sciencon, nian arton, estis iĝebla en la sunardegoj» (Tindal).

La sinteza kemio akiris substancojn, kiujn oni kredis povi esti produktitaj nur per la viv-aktiveco de plantoj k bestoj — la alkoholo, ekzemple. La kreo de l’ vivo per la kemiistoj en eksperimentejo ne kaŭzus eksterordinaran surprizon. Oni atendas ĝin.

(Daŭrigota.)

Karlo Smith.

El la franclingva revuo «L’ en dehors» tradukis N. B.

★

PRIMILITAJ PENSOJ

Ĉiutage en la gazetoj oni povas legi artikolojn pri la venonta milito. Ĉiuj pritraktas la manieron uzotan por buĉi aŭ veneni nin, sed neniu alportas konkludojn. La artikolo «La estonta militarmilo» en n-o 281 igas min diri mian opinion pri tiu gravega temo. Ni havos denove militojn, ĉar la homoj ĝenerale estas patriotaj k fidas sian registaron. Sekve la saĝaj homoj sentas sin malkapablaj eviti novan katastrofon tiom longe, kiom daŭros la kapitalismo. Plie, ŝajnas, ke la lasta milito ne estis moralinstruo eĉ por la kleruloj.

Mi ĵus legis rezulton pri enketo farita de iu Pariza klubo «Le Faubourg» (La Antaŭurbo) ĉe germanaj verkistoj pri la demando: Se nova milito okazus, ĉu la germanaj militintoj denove «marŝus»? Arnold Reĥberg (Rechberg) respondis: «Kiel mi konas la germanan popolon, mi estas firme konvinkita, ke ĉiuj militintoj «marŝus» unuanime k kontraŭ kiujn ajn, se nova milito okazus».

Remark (Remarque), la aŭtoro de «En okcidento nenio nova» diras je la fino de sia respondo: «Se malamikaj armeoj invadus hodiaŭ Vestfalion, mi estus morgaŭ denove soldato. Mi estas pacema homo . . . ne pacifisto». Feliĉe, ke ekzistas homoj kiel Ajnŝtajn (Einstein) en Germanio, kiuj rezonas aliel! —

En Francio, ĉe multaj la afero estus sama. La homoj, kiuj ege suferis dum la milito, ne ĝojus rekomenci, k certe okazus ribeloj, sed la junularo stultigata de la gazetaro, kino k precipe oficiala sporto, konsentus partopreni la hombuĉadon.

Mi opinias, ke ne ekzistas rimedo por savi la novajn generaciojn per la nuntempa edukado. Por malebligi militojn, ni jam devus tuj malpermesi al la infanoj legi la historiajn lernolibrojn, kiuj estas danĝeraj mensogaroj, forbruligi ĉiujn primilitajn verkojn, balai la statuojn de la banditoj, kiuj komandis la armeojn, kiuj kvazaŭ insultas nin sur la publikaj placoj, detrui la militpentraĵojn en la muzeoj, kiuj gloras la murdon, k konsideri la soldatojn mem kiel malbonfarulojn.

Marso.

DISKUTEJO

Iom pri «Tagoj el mia vivo»

En «S-ulo» oni jam esprimis opinion, ke «Tagoj» fariĝas unutonaj, similaj, preskaŭ samenhavaj¹. Oni faris proponon loki en «S-ulo» nur «eksterordinarajn tagojn». Tia propono ankaŭ estas interesa. Sed mi deziras proponi iom alian. Niaj ĉiulandaj gvidantaj Gek-doj, kiuj estas preskaŭ ĉiuj malnovaj k spertaj esperantistoj, verku, aŭ simplan aŭ eksterordinaran «tagon el sia vivo». Mi ekzemple kun granda plezuro legis «eksterordinaran tagon» de nia K-do Mark Starr (488) el Londono. Tiuj niaj gvidantaj Gek-doj montru, kion ili sukcesis akiri per esperanto, kiel ili plej fruktodone uzas tiel «karan» tempon, tage okupante sin per panakira laboro k vespere tre aktive partoprenante esperantan movadon, ĉu tradukante, legante aŭ verkante ion, ĉu lekciante, ĉu instruante, ĉu redaktante ian gazeton ktp. Ili montru tion por ni simplaj K-doj, kiuj ankoraŭ ne havas tiel bone disvolviĝintan intelekton, por ke ni povu ĉiam racie uzi la tempon k ripozon, samtempe aktive partoprenante nian movadon. Se tia propono estos subtenata de niaj K-doj k ĝi efektiviĝus internaciskale, t. e. ke ĝin partoprenos Gek-doj el ĉiuj landoj, ni akiros tre grandan sperton k utilon tiurilate, ni konatiĝos kun vivo de proletaj Gek-doj intelekte pli disvolviĝintaj ol tuta amaso k samtempe ni havos parton da materialo por historio de laborista esp. movado. Komenco tiuflanke jam estas farita de K-do Mark Starr, mi invitas sekvi lian ekzemplon, niajn plej aktivajn gvidantojn.

Vjaĉeslav V. Kalaŝnikov (1125), Niŝni-Novgorod.

— página 7 —

SENNACIULO — 411

[BILDO p.7 | 11,7,86,13] Ornamita kapbendo kun desegnitaj figuroj kaj ornamaĵoj ambaŭflanke de la titolo «Esperanto-Servo».

Esperanto-Servo

N-o 36 — 4-a jaro — Gvidanto k kompilanto: O. BÄSSLER, Ebermayer-Str. 8, I, Leipzig C 1 (Germ.) — 5. Junio 1930

EL AŬSTRALIO

Eltiraĵoj el esp-a letero¹

253 (Esp.-Servo.) . . . Mi laboris en diversaj laborejoj k post longa senlaboreco mi sekvis mian patron k fariĝis policano en Melburno. En la jaro 1923 mi partoprenis kun 635 K-doj policanoj la policanan strikon (ribelon); la registaro maldungis nin k neniam redungos nin — tion oni diris. Pliposte, dum la regado de la «provizora laborista registaro» oni redungis multajn en aliaj ŝtat-fakoj. Mi tiam fariĝis mallibereja gardisto ĉe Pentridge (Pentriĝ), kiu estas unu el modelaj malliberejoj en la mondo (laŭ humanismo) sub kapitalismo . . . Nia fakestro estis lerneja inspektoro, li faras multon por eduki la gardistojn pri humanaj metodoj k ankaŭ pri moderna psikologio. Certe la plimulto de malliberuloj aŭ preskaŭ ĉiuj estas senutiluloj — viktimoj de l’ kapitalismo, k ankaŭ plejparte kontraŭuloj de la laborista movado. Spite ĉi ĉio mi atendas la tagon, kiam ni ne bezonos malliberejojn — sed tiu stato ne estas ebla sub kapitalismo . . .

Nun iom pri Aŭstralio. Koburg (loĝloko de la skribinto — la ES-kompilanto) estas ĉirkaŭurbo de Melburno. Melburno havas 1 018 200 loĝantojn, pli ol ½ de la loĝantoj en Viktorio. Aŭstralio havas ĉ. 6½ milionojn da loĝantoj. La klimato estas la sama kiel en Sud-Francio k Italio. Preskaŭ ⅓ de Aŭstralio situas en tropika regiono. Dum vintro (julio, aŭgusto, septembro) multaj montoj estas neĝ-kovrataj. Ekzistas en Aŭstralio proks. 60 000 nigruloj-indiĝenoj k 15 000 duon-nigruloj (pro interedziĝo de blankuloj k nigruloj). Proks. 13 000 estas nomadoj k ankoraŭ loĝas en la enlando k norda Aŭstralio sub primitivaj vivcirkonstancoj de ŝtonepoko, uzante la fajreran bastonon (por komenci fajron), la lignan lancon, ŝton-tranĉilon k la ŝton-hakileton — ankaŭ la bastonegon. La resto de la indiĝenoj (nigruloj) estas dungataj ĉe la ŝafaraj k brutaraj farmoj (preskaŭ kiel sklavoj), aŭ ili loĝas en ŝtataj institucioj kie ili ricevas edukadon . . . En la nordaj regionoj ili dum la tuta jaro estas tute senvestaj. En la sudaj regionoj ili dum vintro sinvestas per feloj de makropoj, aŭstraliaj didelfoj k aliaj bestoj. Pro enpenetro de civilizacio ili rapide formortas . . .

Labor- k viv-kondiĉoj. La meza salajro en Aŭstralio estas ĉ. 100 ŝilingoj anglaj (1 ŝ. estas ĉ. 1 mk. g.) po semajno; semajna labortempo 48-hora. La baza salajro (laŭleĝe pagenda al nelernintaj laboristoj) estas 90 ŝ. por 48-hora laborsemajno. Mia salajro estas 116 ŝ. po semajno 48-hora, 1 monaton kiel ferioj plenpagaj ĉiujare (kune kun ĉ. 12 apartaj publikaj festotagoj); mi ricevas 2 parojn da botoj jare k uniformon — ambaŭ senkoste. — Kelkaj prezoj por necesaĵoj. Lupago (4—5-ĉambraj domoj) estas 23 ŝ. semajne; la plej multaj familioj loĝas en domoj por si mem, la loĝeja problemo ne estas tiel akuta kiel en Eŭropo, sed ĝi pli k pli malboniĝas. 4 funtoj da pano kostas 11 pencojn (12 anglaj pencoj estas 1 angla ŝilingo); 1 funto da butero 22 p.; 1 funto da ŝafaĵo 6 p. k bovaĵo 12 p. Funto da teo kostas 2 ŝ. (24 p.) ĝis 30 p.; 1 funto da sukero 4½ p.; vira ĉapelo 15—30 ŝ.; virina ĉapelo 5—30 ŝ.; viraj botoj 15—30 ŝ.; virinaj ŝuoj 8—30 ŝ.; kompleta vestaĵo (ekstera) por virino 8—80 ŝ., por viro 80—160 ŝ. — Estas en Aŭstralio nuntempe pli ol 200 000 senlaboruloj, kiu nombro konstante pliiĝas . . .

Esp-a movado. Ĵus ni fondis en Koburgo laboristan esperanto-grupon ĉe la laborist-partiejo, kiu konsistas el ĉ. 20 anoj. Mi instruas esp-on; ĝi estas vigla grupo. Mi estas memlernanto, esperantiĝis en jaro 1927; krom la Koburgan grupon mi ankaŭ vizitas la esp-an grupon en Melburno, kiu konsistas el ĉ. 60 anoj (tre vigla grupo). Spite la izoleco estas en Aŭstralio multaj esp-istoj. Estas en Melburno alia grupo, kiu nombras ĉ 30—40 anojn, sed la unue nomata grupo estas la pli vigla . . . SAT k SAT-aĵoj estas malpermesitaj en Aŭstralio; tamen ni ricevas multajn librojn . . . Koburg-ano.

¹ Kvankam ĉi eltiraĵoj kvazaŭ «falas» el kadro de ĝisnuna «ES», ni trovis ilin sufiĉe legindaj k presigindaj ankaŭ en nacilingvoj. Samtempe plendantoj pro mallongeco de niaj raportoj estas iom kontentigitaj.

EL USONO

Pri «senarmigo» en Usono

254 (Esp.-Servo.) Dum la senarmiga konferenco daŭris en Londono, la usona parlamento debatis pri kelkaj leĝ-projektoj, kio bone ilustras la «Kellogg»-kontraktulojn. La marionetoj de la usona kapitalismo en kongreso klopodis fari leĝon, kiu ordonas studadon k raporton por leĝo, kiu devigus ĉiujn laboristojn labori sub kontrolo milit-departementa k disciplino militistara, kompreneble, en la fabrikoj de grandkapitalistoj por ilia profito. Dum la leĝprojekta fi-frazeologio pretendas «egaligi la ŝarĝojn k malgrandigi la profitojn elire de milito», ĝi vere nur permesus konskripcion de «laborpovo» — t. e. gelaboristoj. Sed eĉ ankaŭ en la usona parlamento estas unuopuloj, kiuj «kontraŭas al la plena forpreno de vivorajto k libereco». Tial kongresano Huddleston proponis aldonon al la leĝo, kiu tekstu: «kondiĉe ke la nomita stud-komisiono ne konsideru k ne raportu pri konskripcio de laborpovo». En la voĉdonado la aldono estis akceptita per nur tri-voĉa plimulto. Neniu postulis registradon de la nomoj de l’ voĉdonintoj, ĉar per ĉi estus donota bonega politika propagandilo dum estontaj balot-kampanioj. Do, tiel sin preparas Usono por la «mondpaco».

INO-KOR 1307.

Senkulpaj Money k Billings restas en pundomo

255 (Esp.-Servo.) Laŭ la ĉiutaga gazeto «The Record» la personoj, kiuj kaŭzis la eksplodon de bombo ĉe parado, 22. julio 1916 en San Francisko, k pro kio oni malliberigis la strikgvidantojn Tom Money k Warren Billings, estas konataj. Draper Hand, eksdetektivo, kiu servis sub polickapitano Duncan Mathieson de la bomba skadro ĝis post la maljusta kondamno de la bone konataj gvidantoj, diras tion. I. a. Hand diras, ke li trovis 40 personojn, kiuj insistis ke Money k lia edzino ĉeestis sur la tegmento de «Eiler’s» konstruaĵo dum tempo de l’ eksplodo. Ankaŭ fotoj montris ilin sur la tegmento k strata horloĝo sur la foto montris la tempon preskaŭ same kiel tiu de l’ eksplodo. «Ĉi tiu alibio» — diras Hand — «estis sentrua k estas ankoraŭ». Du strikrompantoj aŭ fiagentoj estas la kulpuloj. Hand, laŭ la gazeto, havigis el ili «reciprokan konfeson» per elludado unu kontraŭ la alia. Ili fabrikis acidan tempbombon k intencis uzi ĝin sur ŝarĝboato uzata de strikrompantoj. Iliaj motivoj estis krei publikan opinion kontraŭ la strikantoj k impresi siajn dungintojn per la danĝero de l’ laboro k tiel gajni plialtigon de salajroj. Ili ankaŭ iel esperis kolekti monon el la Unio. Survoje al la ŝarĝboato la densa amaso da homoj baris al ili la vojon al la boato, k ektimante la eksplodon de l’ bombo ili formetis ĝin en skatolo sur trotuaron. Money k Billings estis kondamnitaj pro malveraj atestadoj en jaro 1917 k restas malliberuloj en ŝtata pundomo en Kalifornio, nomita San Quentin. Ŝajnas ke ilia sola krimo konsistas en tio, ke ili estis strikgvidantoj k lojalaj membroj de Laborista Unio.

16 285, Los Angeles.

RESPONDA PARTO

Sendu informojn pri utiligebleco de ES-raportoj al la Centrejo de Esperanto-Servo (Leipzig), kiuj multe utilas al ni.

— página 8 —

412 — SENNACIULO

SENNACIULA SPORTA PAĜO

Kompilanto: Ad. Wendt, Leipzig O 27, Rudolph-Herrmann-Str. 7, ptr. r. (Germ.)

Problemo de gvidantara kontingento kaj kursoj «1000»

La organizitaj kursoj «1000» ĉe la Regna Instituto de Korpokulturo celas solvi grandskale la problemon por prepari la kontingenton da korpokulturaj laborantoj el la laborista aktivularo.

La kompletigo de la kursoj jam komenciĝis la 10-an de decembro lastjare. Pri ĉiuj kandidatoj al la kursoj oni diskutis dum ĝeneralaj laboristaj kunvenoj. Ĉiuj enirintaj en kursoj estis submetataj al detala antropometra, medicina k ginekologia (por virinoj) kontrolo. La materialoj de ĉi tiu kontrolo post prilaboriĝo donos riĉajn montrojn por karakterizo de profesioj k por konstruado de planoj, programoj k metodoj de okupoj ne sole en la kursoj, sed ankaŭ en rondetoj k metiejoj.

[BILDO p.8 | 22,32,80,53] Foto de grupo da knabinoj en sportvestoj, kiuj puŝas grandegan pilkon sur herba tereno. Subskribo: Ankaŭ knabinoj volonte ludas per puŝpilko

La organiza plano de la kursoj estas jena. La kursoj komenciĝis la 1-an de januaro k daŭros ĝis la 1-a de julio k de la 1-a julio ĝis la 1-a de januaro 1931. La lerna plano de la kursoj konsistas el 288 horoj, el ili estas 100 horoj lekciaj k 188 horoj praktikaj. La okupoj okazas dufoje dum kvintago de la 18-a horo ĝis la 22-a vespere.

Fundamenta bazo de la programo teoria estas: universaluloj k sekciuloj — socia scio k aktuala politiko, militaj scioj, organizado k gvidado de korpokultura laboro, Ruĝa Sportintern k internacia sportmovado, popolaj komisarioj, profesiaj unuiĝoj, kluboj, anatom-biologia kontrolo, teorio k ĝenerala metodo de korpokulturo, higieno ĝenerala, profesia k korpokultura, la unua helpo, sportmasaĝo, memmasaĝo. Krom tio la universaluloj konatiĝas kun metodo de fundamentaj korpokulturaj specoj — gimnastiko, movaj k sportaj ludoj, sporto (skioj, glitiloj, lukto, levo de pezoj, dromsporto (malpeza atletiko), naĝo k remado.

Sekciuloj konatiĝas krom kun la fundamenta programo kun unu speco de somera k unu speco de vintra sportoj.

Nuntempe estas organizitaj kvin sekciaj grupoj — du gimnastikaj (vira k virina), unu skia k dromsporta (malpezatletika — lukto, bokso, levo de pezoj) unu sportluda (piedpilko, hokeo, volejpilko, korbpilko k manpilko). Metodo de teoriaj lernobjektoj estas vigla interparolo, atentigo de kursanoj per demandoj, praktikaj montroj. Prilaborado de lernobjektoj okazas kun ĉiu grupo aparte. Praktiko estas ekzercata en halo, sur glitilejo, skioj k estas akompanata per klarigoj teknikaj k metodaj.

En plua kursa disvolvo estas intencata organizi apartan grupon el la plej sukcesintaj kursanoj por ilia preparo al la alta korpokultura lernejo.

Malgraŭ vico da malhelpoj, tiu tasko estos plenumita, k ĝi sendube sanigos la korpkulturan laboron.

El «Korpokulturo k Sporto» n-o 15 esperantigis A. Lebedev, Tver.

PREPARA SEMAJNO POR LA 2. OLIMPIO LABORISTA

okazos de la 14.—18. aŭgusto 1930 en Lieĝo (Belgio) en la kadro de granda internacia ekspozicio. La preparado de la festo kuŝas en la manoj de nia K-do Julio Devlieger. La festo, kiu ankaŭ estos vizitata de multaj eksterlandaj delegitaroj (el Francio, Svisio, Germanio, Aŭstrio ktp.) certe grave antaŭenpuŝos la lab. sportmovadon en Belgio k najbaraj okcidenteŭropaj landoj. Prezentataj estos ĉiuj sportspecoj: gimnasto, gimnastiko, atletiko, dromsporto, piedpilko, manpilko, naĝo k biciklado. Ĉar la festo okazos post finiĝo de la X. SAT-kongreso en Londono, certe ankaŭ multaj SAT-anoj profitos la okazon, por subteni la agitadon de niaj belgiaj sportfratoj. Konsilinde tial estas, ke oni anoncu sian partoprenon sufiĉe frue al la gvidanto de la festo, K-do Julio Devlieger, Fléron (Belgio). Partoprenontoj, kiuj deziras jam nun korespondi kun belgiaj sportuloj skribu al: Muŝiĥ, Quai de Derivation 14, Lieĝo (Belgio).

Je la 26. k 27. julio okazos en D r e s d e n asoci-festo de la laboristaj bicikluloj germaniaj [?]. Esperantistoj el najbaraj landoj, partoprenu!

Laborista sporto en Pärnu (Estonio)

La laborista sporto en Pärnu dormis ĝis nun en ŝajnmorto.

Vintre estis granda konkurso kun la Tallinnanoj (Tallinn estas la metropolo de Estonio), kaj la Pärnuanoj venkis sur la tuta fronto: Ping-Pengo, korbopilko (Basket-ball), retpilko (Volley-ball), bokso ktp. —

La 11-an de Majo la laborista societo en Pärnu (estone: Pärnu Tööliste Ühing) aranĝis grandan printempan kuron tra la urbo (ĉirkaŭ 4 km.). Partoprenantoj estis 12. Ĉiuj finis la kuron, kaj la unuaj tri venkantoj ricevis valorajn premiojn. —

Sportanto, Pärnu.

Skribu esperantlingve

Laborista Gimnast- k Sportasocio de Germanio plendas, ke en lasta tempo ofte okazis, ke niaj germanaj K-doj skribis al la citita asocio esperantlingve, kvankam ili nur loĝas 30 minutojn for de la asocia sidloko. Ni do avertas niajn K-dojn, ke ili ne uzu esperanton, korespondante kun sia nacia sportorganizo, sed nur en la korespondado kun eksterlanda fratorganizo, kies lingvo estas malsama al ilia gepatra lingvo. Ni ja ne uzas esperanton por malfaciligi la laboron de niaj organizoj.

Do: alilingvanoj skribu esperantlingve!

2518.

SPORTULOJ! Raportu pri vialandaj sport-asocioj. Nia paĝo respegulu la vivon k agadon en ĉiuj landoj!

— página 9 —

SENNACIULO — 413

TRA ESPERANTIO

ESPERANTO ESTAS DANĜERA POR LA BURĜARO DE HUNGARIO

Eble la unuan fojon okazas en Esperantio, ke esp-o iĝas tiom danĝera por burĝoj, ke ili ekmovas eĉ la brulŝtiparon kontraŭ ĝia preso. Antaŭnelonge okazis al K-do en Miskolcz, ke la polico lin punis per du semajnoj da enkarcerigo pro propagando de esp-o k ĉian havajon de la tiea grupo ĝi forbruligis.

Kaj nun sekvis alia paŝo. Antaŭ du jaroj eldonis HESL¹ malgrandan kantlibreton kun titolo, «Ni Kantu». Plej grandparte popolkantojn ĝi entenis, nur kelkajn laboristajn. Tamen ĝin opiniis danĝera por la nuna sociordo la juĝistaro «sendependa» k ekprocesis kontraŭ ĝia respondeca eldonanto. K-do Bleier «ne memoris» la tradukintojn k tiel sekvis la laŭgrada respondeco. Motivo: unu kanto enhavas kontraŭklasan inciton k en ĉ. 16 vicoj agas kontraŭ eĉ du paragrafoj de la nova eksterordinara kodo. Malgraŭ ke ĉiuj kantoj troveblaj en la kajero, eĉ la persekutita, aperis en hungara lingvo, en Hungario mem — kion la prokuroro ne povis refuti — la juĝistaro opiniis, ke la traduko devas esti juĝata kiel tute memstara verko k se ne troviĝas verkisto, tiam devas esti eĉ nur formale, prijuĝata la presisto. Jen la kanto:

Se hejmen post batal’
Vin portas laca paŝ’
Atendas tie vin mizer’ k malpuraj’.
Dum bleke ploras la infan’, ke mankas panopec’
Miloj vivas en palac’ en rida senfarec’.

Pugnobato, pulvokrak’
For mizero k malsat’.
Forlavu ilin kiel flu’
K proletar’ ne estos plu.

Ekkaptu proletar’, martelon por batal’.
Pereu de la ter’ la band’ de l’ kapital’.
Sufokas ĝia brako vin, heziti estas hont’!
Disrompu rustajn ĉenojn k vi regos en la mond’.

Kaj pro tiuj vicoj, kiujn kantis, eĉ laŭ la konsidero de l’ juĝistaro nur kelkdekoj da homoj en Hungario, la juĝistaro trovis juste puni la respondecan eldonanton per unumonata enkarcerigo, pago de la proceskostoj k la resta kvanto de la libro devas esti konfiskata . . .

La societo havas plenan paperujon da decidoj de l’ hungaraj etreĝoj, kiuj eltrovas la plej fantaziajn motivojn por malpermesi kurson aŭ grupfondon. Ĉe ni ja estas kaŝa diktaturo k tial estas bezonataj tiuj paperaĉoj. Se ie — precipe inter terkulturistoj — ni volas aranĝi kurson, ne nur raporti ni devas, sed se oni donis permeson, ĉeestas policistoj, multfoje armitaj ĝendarmoj, kiuj kontrolas, ĉu fakte nur esp-on oni instruas. Estas imageble, kiel bonhumoro povas regi en la kurso . . . La peresp-a laboro estas ege malfaciligita.

Ekzemple iu etreĝo malpermesis kurson, motivante ĝin jene:

«Estas timinde, ke per esp-o la laboristoj havos interrilaton kun eksterlandaj laboristoj». Ha . . . ha . . . ha . . . sendube ni lernas esp-on, por ke ni hungaroj interrilatu inter ni! Sed ja ankaŭ tion diris iam policisto, ke «por vi estas ja facile, vi povas ĉion paroli esp-e inter vi malantaŭ la dorso de la polico k ni ne povas kontroli. Tial do estas necesa laŭ vi esp-o por la laboristoj, ĉu ne?»

Sed ĉiuj ĉi decidoj havas ankaŭ bonan flankon. Montras klare, al ĉiuj laboristoj, ke esp-on ni devas uzi por klasaj interesoj de la laboristaro k tiel nenian komunon ni povas havi kun burĝaj esp-istoj. Vidu, ankaŭ ili pensas same. Nome de jaroj estas raportisto de «Heroldo de Esperanto» sinjoro P. B. En la lastaj artikoloj li trovas lokon pri ĉiuj hungaraj novaĵoj, pri jubileo de Horti (Horthy), pri ĉikanoj, pri ĉio, nur pri tio ne, ke la laboristoj malsatas, malgraŭ polica malpermeso festis la 1-an de majo, ke la senlaborula amaso kreskegas, ke esp. movado estas persekutata, se ne gvidata de pastroj . . . kvankam la sinjoro estas tre fervora k tre, tre «neŭtrala» esp-isto k ankaŭ orda raportisto.

Kaj malgraŭ ĉiu perforto validas la proverbo «La hundo bojas, la karavano marŝas». 2828.

¹ Hungara Societo Esp. Lab.

PRI NIA PROJEKTO DE AFIŜO

Sekve de nia alvoko en la n-o 290 de «S-ulo» jam 6 K-doj skribis al ni por peti klarigojn k precizigojn. Ni povas nur ripeti, ke temas verki bildon, kiu komprenigu per viva maniero al homoj el Berlino, Moskvo, Novjorko, Pekino, Tokio ktp. la gravan signifon de esperanto k de ĝia aplikilo: SAT.

Temas evidentigi, ke la Proletaro povos definitive emancipiĝi k akiri altnivelan vivstaton, nur se ĝi estas tutmonde unuiĝinta; nur se la naturaj riĉoj el la tuta tero estas racie ekspluatataj k egale dispartigataj inter ĉiuj laboruloj.

Temas komprenigi, ke tia unuiĝo estas ebla nur se forestos lingvaj baroj inter la homoj. Esperanto estas tiu racia k perfekta ilo, kiu detruas tiujn lingvajn barojn, k SAT estas la aparato, kiu aplikas praktike la ilon; SAT estas la embrio de alcelata socio sen naciaj limoj; ĝi montras la vojon al la samcelaj laboristaj organizoj, kiuj ankoraŭ baraktas en la granda konfuzo de nekompreniĝo inter la proletoj.

Ĉu estas eble bildigi tiajn ideojn? Ni ne scias. Se ni scius, ni provus mem verki la afiŝon. Ni estas konvinkitaj, ke nia projekto havas ŝancon sukcesi, nur se la afiŝo estas vera artaĵo originala k facile komprenebla por homoj el ĉiuj mondpartoj.

La vorto ESPERANTO kompreneble elstaru nepre sur la bildo, k ankaŭ la titolo de nia asocio: Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT).

Kompreneble, la nacilingva teksto algluenda k kiu surhavos nomon k adreson de loka grupo aŭ de nacilingva LEA, povos ankaŭ enteni mallongan klarigon pri la signifo de la bildo; sed tio estas duonefika rimedo: La afiŝo devas paroli al la okuloj. Ĝi estu trikolora, k ĝia formato 43×55 cm k ties duoblo: 86×110 cm. (La unua nombro indikas la larĝon, la dua la alton.)

DIREKCIO DE SAT.

Atentigo! K-doj metu sur siaj leteroj al la Redakcio ĉiam siajn nomon k adreson!

[REKLAMO p.9] Proletaria Kantaro
La elekto de la kantoj, ilia proleta tendenco, ilia internacia valoro, la fakto, ke ĉiu povas studi kaj kanti ilin dank’ al la muziknotoj zorge presitaj, faras el tiu volumo unikan verkon, kiaspeca ne ekzistas ĝis nun en iu nacia lingvo.
Prezo: 2,50 mk. g.
Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27

— página 10 —

414 — SENNACIULO

ĈIRKAŬ LA X-a KONGRESO

Internacia Laborista Universitato!

La scienckultura sekcio de SAT decidis dum la kongreso en Leipzig, laŭeble dum ĉiu estonta SAT-kongreso okazigi ciklon de lekcioj pri aktualaj temoj de mondkoncepto k klasbatalo. Tiel ni konforme al la kulturaj edukaj taskoj de SAT akcelos la plikleriĝon de la membraro. La unua provo estis la internacia proleta altlernejo, kiu kontentige funkciis dum la pasintjara kongreso. Por la nunjara kongreso en Londono ni same planas aranĝon de 8 lekcioj de niaj fakulaj K-doj.

Ni insiste petas ĉiujn K-dojn, kiuj ĉeestos la kongreson en Londono k kapablas lekcii pri laŭplaĉa sociologia, mondlingva aŭ scienca temo interrilati baldaŭ kun la sekretario de la sekcio. La sekcia estraro proponas al la parolontoj elekti unu el la subaj temoj, sed ankaŭ aliaj temoj estos volonte akceptataj. La lekcioj daŭros po 1½ horoj. La dato k tempo estos fiksata en la kongresprogramo post anonciĝo de la parolontaj Gek-doj.

Helpu al la funkciado de Internacia Laborista Esperanta Universitato!

Proponataj temoj

Sociologio. 1. (Ciklo: Elementoj de marksismo): Teorio de historia materialismo. 2. Imperialismo k militoj. 3. La kvinjarplano de socialisma konstruado en Sovetio. 4. Artoj kiel esprimo de sociaj bataloj. 5. Proleta k burĝa justeco k moralo. 6. La raciigo ĉe burĝaro k ĉe proletaro. 7. La virinoj en sociaj movadoj de estinto k estanto. 8. Ateismo k religio.

Mondlingvo. 9. (Ciklo: Moderna lingvoscienco): Jafetida teorio de Marr.

Naturscienco k medicino. 10. Moderna fiziko pri energio k materio. 11. La ĥemio de la universo. 12. Seksa problemo k la proletaro.

Aliaj temoj. 13. Laborista sporto k sano. 14. (Ciklo: Nia planedo): Britio — Lando, ekonomio, laborista movado.

La anonciĝantaj K-doj bonvolu aldoni mallongan tezaron de sia prelego.

La Scienckultura Sekcio
F. Wolff (13 058), D. Snejko (603), H. Muravkin (2921).
Sekretario: H. Muravkin, Berlin W 50, Fürtherstr. 11a/3 (Germanio).

Komuniko al SAT-anoj kongresontaj

La Brusela SAT-rondo organizos okaze de la X. SAT-kongreso antaŭkongreson en Bruselo (Bruxelles). Propagandkunvenoj k renkontiĝoj okazos la 31-an de julio k 1-an de aŭgusto. La K-doj, kiuj deziras pasigi unu aŭ du tagojn en Bruselo, sin anoncu kiel eble plej baldaŭ. Adreso: Jos. Lebacq, 17, Rue du Poinçon, Bruxelles (Belgio).

Ĉu ni ludos la «Lignovermon» en Londono?

En Novjorko ni prezentis kun granda sukceso la klasbatal-tendencan teatraĵon «La Lignovermo» (tradukitan el germana lingvo). Temas en ĝi pri «laborej-gazeta» propagando en meblofarejo. Jam ni interrilatis kun K-doj en Leeds (Britio), la Organiza Komitato de l’ X-a k la Direkcio de SAT. Ni estas pretaj multobligi la tradukaĵon k sendi po 1 ekzemplero al du aŭ tri K-doj, kiuj sin anoncus kiel kunaktoroj-volontuloj. Lernado devus tuj komenciĝi pro mallonga tempo, kiu restas; antaŭ alveno Londonon la rolo devus esti finstudita. Roloj: Majstro en meblofarejo (ludonto trovita), fabrikposedanto, balaistino, fabrikspiono, kapitalista altrangulo (riĉa industriisto titolita), laboreja konsilanto (laborist-delegito), metilernanto (14—16-jara aŭ pli juna), du meblistoj.

Kiu el la kongresontoj anoncos sin kiel kunludonto? Ne prokrastu skribi al:

Th. Weder (1307), kongresonto, 24—29, Merchant Str., Astoria, L. I., USA (Usono).

Esperanto ĉe socialista junularo en Francio

La 1-a kongreso de socialista junularo de Jura, kiu okazis je 11. 5. en Sankta Klaŭdo (St. Claude), akceptis rezolucion por tuja, praktika utiligo de esperanto, transdonitan al la estraro por efektivigo. (Noto: Tiun sciigon ni bedaŭrinde ne ricevis rekte de la K-do[j] iniciatinta[j] la decidon poresperantan, sed trovis ĝin — hazarde — en franclingva lab. gazeto! — Red.)

POST LA UNUA DE MAJO

Ni ricevis de pluraj K-doj el diversaj regionoj skribaĵojn spontane verkitajn sub la impresoj de l’ unuamajaj okazoj en ilia loko, ilia regiono. Ili vortigis per tiuj linioj siajn sentojn, siajn pensojn k konsiderojn, kvazaŭ dezirante liberigi sin de ŝarĝo, kiu pezis sur ilia animo. Ni aŭdas iliajn parolojn pri la sento de feliĉo, pri la konscio de forto, kiam ili povis manifestacii kun la granda frataro de l’ laboranta homaro en tiu festotago de l’ Laboro; ni aŭdas ilin esprimi ankaŭ sian indignon pri hontinda indiferento de granda parto el la popolaj amasoj je tiu komuna festotago, pri la apatio k senkonscio de multaj laborfratoj. Sed precipe ni vidas ilin elstarigi en ĝusta lumo la gravan rolon, kiun esperanto estas destinita ludi kiel interfratiga faktoro, por fari el la festo de proleta solidaro ne nur simbolan manifestacion, sed realan plenumon.

Bedaŭrinde ni ne povas aperigi en «S-ulo» tiujn «impresojn» — ne, ĉar ili ne indus presiĝi, sed ĉar la malgrandaj k malmultaj paĝoj de nia gazeto tion ne permesas k la aktualo pri ili jam forestis, kiam ni ricevis ilin. La K-doj, kiuj sentis kvazaŭ nerezisteblan bezonon unuigi siajn pensojn k sentojn en k post tiu Tago kun tiuj de l’ tutmonda Proletaro, per nia komuna esprimilo — esperanto, k resonigi ilin en nia unulingva organo, trovu rebrilon de tio, kion ili volis vortigi, en ĉi tiuj linioj.

REDAKCIO.

EL NIA LETERARO

K-dino M. v. Essen (10 287), Nederlando, skribas:

«Ĵus ricevinte «S-ulo»-n mi miras pro la enhavo de l’ recenzejo. Kial estas recenzitaj aŭ menciitaj nacilingvaj libroj aŭ broŝuroj, kiuj tute ne rilatas esp-on? Ĉu vi recenzis por la, ni supozu, 500 franclingvanoj el la 4000 abonantoj de «S-ulo»? Ĉu vi ankaŭ recenzos holandajn librojn? Mi tute ne ŝatus tion, ĉar tiujn recenzojn mi povas legi en holandaj gazetoj. Aŭ ĉu vi volas instigi nin lerni francan, germ. ktp. lingvojn? Dankon! Miaopinie tio estas malbona uzo de l’ gazeto. Kaj ĉiam avertoj: Verku koncize! Volonte mi ricevos klarigon pri tiu ĉi nekompreneblaĵo!»

Ĝis nun ni ja havis kiel regulon recenzi aŭ almenaŭ mencii ĉiujn librojn, senditajn al la Redakcio. Se tio malplaĉas al la plimulto da legantoj, ni volonte forstrekos tiun regulon en nia red. regularo. Vortigu vian opinion, K-doj!

K-do 8521, Reichenberg (Ĉeĥosl.), diras en priskribo de siaj unuamajaj impresoj i. a.:

«Mi staris inter ĉeĥlingvaj k germanlingvaj proletoj. Oni parolis du lingvojn. La fremdaj paroloj, kiujn oni aŭdas, ankaŭ fremdigas la homojn k ili neniam sentos sin gefratoj, ĉar oni rigardas ilin kiel du grupojn, kiuj ne apartenas unu al la alia . . . Tial ni devas provi havi unulingvan, esplingvan oratoron por tiaj kunvenoj. Ni devas provi ricevi en niajn vicojn kelkajn gvidantojn de organizoj k partioj, kies paroloj estas atentataj k ŝatataj pli multe ol niaj . . .»

Ĉu vi jam pagis vian kotizon por la jaro 1930? Se ne, tuj faru tion!

Internacia prol. esp. renkontiĝo en Lindaŭ (Bodenlago)

Ĝi okazis 3./4. majo, estis partoprenata de 70 aŭ 75 Gek-doj (40 el Aŭgsburgo en Bavario), k ĉeestis diversnacianoj (germanoj, aŭstroj, svisoj), ĉar la Bodenlago limas al tri landoj. La aktivuloj de l’ Aŭgsburga lab. esp.-grupo k SAT-rondo preparis sin frutempe k starigis vojaĝkason, por ke multaj povu partopreni. Ni ekveturis

— página 11 —

SENNACIULO — 415

la 3-an de majo posttagmeze de antaŭ la urbteatro en Aŭgsburgo per aŭtomobilo ambaŭflanke ornamita per afiŝegoj, sur kiu fiere flirtis la SAT-flago. El 22¹ gorĝoj sonis la Internacio malgraŭ la manifestaci-malpermeso. Ĉie, kie ni traveturis, la homoj rigardis nin kurioze, k ofte estis aŭdebla krio «ruĝfronto!», dum migrantoj ekkomprenis, ke temas pri esp-istoj. Vespere je la 20-a ni alvenis antaŭ la ponto kondukanta al Lindaŭ, kiu kuŝas sur insulo. Ni marŝis komune kun nin atendintaj K-doj al la popoldomo, kantante. Dum salutvespero prezentis svisiaj muzikistoj sian arton, paroladis Lindaŭaj K-doj k K-do Stangl el Aŭgsburgo pri nia movado, akcentante, ke esp-o ne estu konsiderata kiel sporto, ke ĝi estas gravega helpilo en nia batalo kontraŭ la kapitalismo.

Lindaŭ estas renkontejo por riĉaj burĝoj: ĉi lastaj konsideris nin verdĉemize vestitajn «fremdlingvanojn» kiel sovetianojn. Ni ne rabis ilian kredon. Dimanĉe ĉiuj promenis laŭvole; kelkaj ekiris al la aŭstria limo (8 km. distanca). Ĝin atinginte ni havis strangan senton, ĉar ni la unuan fojon transiris limon kiel esp-istoj. Post limgardista permeso transiri ni ekkantis la Internacion k estis mansigne salutataj de soldatoj en apudvoja kazerno. Granda ŝvebvagono kondukas al monto Pfender (Pfänder), sed ni rigardis (escepte kelkaj) nur de malsupre, ĉar la veturprezo estis tro kara por proleta monujo. Posttagmeze ĉiuj esp-istoj ekskursis al Heŭer-monto. Forveturante ni preterpasis Fridriĥshafen (Friedrichshafen), por admiri la Cepelin-aerŝipon (teknika miraklo, bedaŭrinde je la servo de l’ kapitalistoj). Trans Ulm ni bonstate revenis lunde matene Aŭgsburgon, kun entuziasmo en koroj. SAT-ano 11 128.

La 9. Plenkunveno de ALLE (aŭstria LEA)

okazis, kiel ni legas en «La Socialisto²», la 20./21. aprilo en Graz. Inter la gastoj estis reprezentantoj de hungara LEA (HESL), de l’ socialdemokrata partiorganizo, liberaj sindikatoj, oficistoj, fervojistoj, infanamikoj, instruistoj, liberpensuloj, stenografoj k abstinenculoj. El la raportoj estas notinde, ke nova fakgrupo (instruista) fondiĝis. La membrostato estas: 61 lokaj grupoj kun 1549 anoj (en antaŭa jaro: 57 kun 1338); el tio estas en Vieno 22 (20) grupoj kun 690 (584) membroj; en la provinco 39 (37) kun 859 (754) membroj; krome 62 (44) izolaj membroj. La pliiĝo sekve estas 299 membroj en jaro 1929/30 (dum 1928/29 la pliiĝo estis 277). Okaze de varbsemajno estis eldonataj 20 mil flugfolioj k 300 afiŝoj. Leteran kurson partoprenis 20, somerlernejon 19 K-doj.

Krom pri ĝeneralaj propagandaj demandoj la plenkunveno speciale atentis pri preparlaboroj por la lab. sportolimpiado okazonta en 1931 en Vieno. Nova redaktoro estas K-do profesoro Simon, respondecaj redaktoroj K-doj d-o Grimme k Jonas, dum K-do Jeitler elektiĝis prezidanto de l’ Asocio.

¹ La ceteraj K-doj veturis per motorbicikloj aŭ vagonaro.

² Bedaŭrinde neniu sendis al ni rekte raporton pri la kunveno: sekve ni estas devigataj mem ĉerpi la notojn el supra ĵurnalo, k la raporto krome aperas kun unumonata prokrasto. — Red.

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

ĈEĤOSLOVAKIO. 20. aprilo okazis jarkunveno de Ĉeĥosl. Lab. Esp.-Ligo en Praha, kiun partoprenis K-doj el Praha k delegitoj de 6 grupoj. Dum la jaro aliĝis 3 novaj grupoj. Kotizis dum la kuranta jaro 163 membroj. Al la esp-lingva Bulteno de nun estos aldonataj propagandfolioj en ĉeĥa k germana lingvoj. La redaktadon de l’ Bulteno prizorgos K-doj el div. Plzenaj grupoj (por germanlingva parto K-do Ŝvajnfurter, Holiŝov); la sidejo de l’ Ligo restas en Praha. — JAPANIO. Tokio. La kursoj aranĝitaj por komencantoj ĉe Instituto por Scienco Proleta, en du lokoj, unu por laboristoj, alia por intelektuloj, kun ĉ. 100 p. sume, finiĝis kun granda sukceso je 5. IV. 30. — SOVETIO. Barnaŭl. La sukcesoj en tiu ĉi urbeto kun 85 mil loĝantoj, kies signifo pliiĝos post malfermo de l’ Turkestan-Siberia fervojo, estas tre rimarkindaj: kun 112 SAT-anoj (70 SEU-anoj) ĝi povas konkuri kun plej grandaj urboj. Depost 1. majo por ĉiuj lernejoj de l’ urbo estas decidita deviga instruado de esp-o. La oficiala dokumento pri tio, menciinte la multajn atingojn en interligo k edukado per esp-o, konkludas: «Nei utilon k gravon de esp-o en nuna stato de kultura movado neniu povas k oni devas ĉiel subteni la movadon». Dum kunsido de ĉiuj lernejestroj (16. IV.) la demando pri deviga instruado estis pozitive subtenata de ĉiuj, k tiu decido efektiviĝis ĝis 15. V. Ankaŭ la 4-a tutdistrikta konferenco de Ruĝa Helpo (MOPR) decidis unuanime rekomendi al ĉiu aktiva membro lerni k apliki esp-on, kiel rezulto de ĝisnunaj interligaj sukcesoj. La ĉefa ĵurnalo enhavis jam 15-an lecionon de kurso. Dum 1. maja festo aperis flugfolio de profunuiĝoj k IRH en rusa k esp.-lingvoj (verkita de esp-isto) (13 503).

Municio al SAT kaj ĝiaj organoj

Muribo (Oslo) 1 kr. norv.; Manning (6833) 10,70 mk. g.; Simon (6604) 1 mk. g.; (221) 1,20 mk. g.; (11 408) 3,12 mk. g.; (14 419) 5 zlot.; (13 532) 20 fr. fr. — Brikoj: Jeleznjakov (Samara) 6 rubl.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Internacia Ekspozicio de Socialista Arto Hodiaŭa. 6-lingva prospekto pri aliĝo al tiu Amsterdama Ekspozicio. Adr.: S. K. K., Jan W. Jacobs, Fraunhoferstr. 37, Amsterdam (Holando). Esperanto estas inter la lingvoj uzataj de la organizantoj. Artistoj postulu formularon por ensendo de verkoj.

NIA POŜTO

14 480. — Se vi legus kun pli da atento k komprenemo, vi certe trovus en «For la Neŭtralismon!» k en «La Lab. Esperantismo» respondon al viaj demandoj. Mi povus nur ripeti per aliaj vortoj, kion mi jam diris en tiuj verketoj. Bonvolu, ekzemple, relegi la ĉapitron VII de «La L. E.». Estu ĉi tie nur aldonite, ke mi ĝojus, se UEA havus 50 000 membrojn! — kondiĉe, ke tiuj membroj ne estu proletoj. Esp-o estas nepre necesa ilo por ke solide efektiviĝu la unuiĝo de l’ tutmonda ekspluatataro; sekve, ĉio k ĉiu, kiu helpas disvastigi, popularigi la ilon, devas iel havi nian simpation. Sed la ilon mem ni uzu por niaj propraj celoj. Tiu lasta konsidero pravigas la ekziston de SAT. — Oni ankaŭ povas tute logike simpatii al la sciencaj laboroj de iu, kies politikaj opinioj estas kontraŭbatalendaj. — E. L.

13 059. — Ni uzos vian materialon, tiom kiom la spaco permesas, sed certe parton. La antaŭan materialon ni bone ricevis. Ni informis K-don H. P. pri via deklaro rilate al kunlaboro.

K-do Ŝutov. — Viaj versaĵoj tute taŭgas por «L. L.», en kiu ili aperos okaze.

Herta M. — Ni transsendis vian artik. al la redaktoro de «Senn. Ped. Revuo».

13 503. — Interŝanĝ-alvoko povas aperi nur kiel pag-anonco. — Red.

11 128. — Nekrologo por membro, paginta sian kurantan jaran kotizon, estas senpaga.

2759. — 3.52 mk. g. ni kvitancis por «Lab. Esp.-Traktoro».

Adm.

[REKLAMO p.11] 2 POPULAR-SCIENCAJ VERKOJ
kiuj konatigas vin per klara, facile komprenebla lingvo kun la atingoj de moderna fiziko k kemio:
EL LA MONDBILDO DE L’ NOVA FIZIKO de D-ro Reiche; trad. Muravkin. 52 pĝ. 11×17 cm.
LA KEMIO DE LA UNIVERSO de akademiano Fersman, 80 pĝ. 11×14 cm.
Ambaŭ libretoj estas eldonitaj de SAT. — Prezo po volumo: 0,60 mk. g.
Adm. de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.

— página 12 —

416 — SENNACIULO

KORESPONDADO

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0.80 mk. g., ĉiu plia linio 0.50 mk. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

AŬSTRIO

K-dino Amalie Heinz, Klein-Neusiedl Nr. 77, kĉl. pri ĉ. temoj, L, PI, PK. Resp. garantiata.

K-do Francisko Reiter (15 499, kursgvidanto), Niklasdorf 1 ĉe Leoben, Stirio, serĉas gekoresp-antojn por siaj gekursanoj k por si mem.

ĈEĤOSLOVAKIO

K-do Bohumil Fiŝer, Cermná ĉ. 49, pošta Staŭkov u. Domazlic, kĉl., L, PI.

K-do Max Weber, Warnsdorfer Str. 70, Schönlinde, kĉl., PI Resp. garant.

ESTONIO

Adresŝanĝo. — K-do N. Ruus (15 428) estas nun en Svedio, Stockholm, poste restante (antaŭe en Pärnu).

FRANCIO

Lab. Esp. grupo de Villejuif koresp. kĉl. Adr.: K-do Petro Boisson, 22, rue Voltaire, Villejuif, Seine.

GERMANIO

— Grupo de gekomencantoj (diversprofesiaj), serĉas koresp-adon kĉl. Skribu al: K-do Peter Hermanns, Zu den Eichen 42, Duisburg-Wedau.

K-do Nik. Mungai, Hasenkampstr. 3, Bottrop, Westfalen, kĉl., pri ĉ. temoj, krom Sovetio.

K-do Hans Neubert (17 j.), Am Brennhaus 5-a, Frankfurt-Griesheim, kun fotoamator(in)o.

— 12 Gek-doj serĉas koresp-adon kĉl., L, PK, PI, PM, gaz. Adr.: K-do Alvin Sommer, Haldenerstr. 24, Hagen, Westfalen.

K-do Walter Gohrke (25 j.), Schiebestr. 31, Leipzig N 21, kun Gek-doj en Hispanio pri ĉ. temoj. Resp. garant.

K-do Hugo Hein, Breitestr. 30, Diemitz b. Halle (Saale), kĉl., L, PK, PI, gaz. Resp. garantiata.

K-do Fritz Legler (fotoamatoro), Chemnitzer Str. 70, Dresden-A. 27, kĉl., nur PI. Resp. garantiata.

K-do W. Vogel (23 j., socialdemokrato), Moreaustr. 17, Dresden-A. 24, kĉl., pri ĉ. temoj, krom Sovetio, L, PI. Resp. garantiata.

K-do Fritz Frotscher, Friesen 25 ĉe Reichenbach, Vogtlando, kĉl., PI, PM, bfl.

K-do Helmut Schink, Rotschau ĉe Mylau, Vogtlando, kun Gek-doj, kiuj vizitos la sportolimpion en Vieno 1931, pro persona renkontiĝo.

HISPANIO

— 2 junaj amikinoj koresp. kun Gek-doj el ĉl.: Elisa Claverol (15 j.), C. Moncada 100, Carmen Palomares (15 j.), C. Moncada 166, ambaŭ en Tarrasa.

Muziko. — 16 j. muzikstudento interŝ. hisp. melodiojn k koresp. kun muzikistoj k muzikamatoroj, PM, il. gaz. Adr.: Francesc Chaler Mur, (pianisto), Sn. Mariano 124, Tarrasa.

HUNGARIO

— Lab. Esp.-Grupo (20 membroj) koresp. kĉl., pri ĉ. temoj. Adr.: Csillag-u. 2, Pesterzsébet.

ITALIO

K-do Angelo Facchi (24 j. fraŭlo, arĥitekto), via Clerici, 10, Milano, kun sovetiaj Gek-doj, L, PI, pri ĉ. temoj; Precipe interŝ. nacilingv. gazetojn. Daŭra k senantaŭjuĝa koresp-ado preferata.

NEDERLANDO

K-do Josefo Wieser, Korianderstr. 84, Eindhoven, kĉl. L, PI, bfl., pri ĉ. temoj. Resp. garantiata.

POLIO

Kleriguloj! — Kiu volas lerni novan, interesan formon de koresp-ado, tiu, okaze de nia sport-kongreso, tuj sendu salutleteron al K-do K. Laskowski, str. Ksawerowska 21 (S.), Bendzin.

SOVETIO

K-do V. S. Mironov, Krasnoarmejskaja 78, kv. 2, Samara, pri junulvivo, laboro ktp., L, PI, il. gaz.

K-do Jouko Pulkkinen (14 j. lernanto), St. Vsevolojskaja, Okt. jel. dor., kĉl., pri ĉ. temoj, L, PI, il. ĵurn., PM. Nepre resp.

K-dino V. Buneviĉ, ul. Verĥnekrasnoselskaja, 26, kv. 2, Moskvo, kĉl., pri ĉ. temoj. Nepre resp.

K-dino A. Bodunova (18 j.), ul. Mal. Perejaslavskaja 9/11, kv. 10, Moskvo 41, kĉl., pri ĉ. temoj, PI, gaz.

K-dino E. A. Dmitrieva, ul. 5-a Sokolinaja gora, 17, kv. 1, Moskvo 20, kĉl., pri ĉ. temoj, gaz. Tuja respondo.

K-do V. K. Makarov, Tuzov proezd, 8, kv. 5, Moskvo 18, kĉl., pri ĉ. temoj, PK, PI. Resp. garantiata.

— Gvidanto de esp. rondeto, koresp. kĉl. fervojistoj. Tuj resp. Adreso: Moskvo, Gorohovskaja 8, Klubo je la nomo de Kuĥmisterov.

— Kiu volas havigi al si belan serion de PK il. el Mez-Azio (historiaj ruinoj, popoltipoj ktp.)? Skribu multnombre al: K-do Grunskij, Aŝĥabad, Pravl. Turkmen-Sauda. — Resp. garantiata.

— Ĉelo de komjunularo ĉe komerchaveno koresp. kun lab. junularo, precipe kun maristoj. Adr.: Sebastopol, Klub «Marti», jaĉejke, V.L.K.S.M., Torgporta.

— Blindula esp. rondeto koresp. pri div. temoj kun blinduloj ĉl., L, simple k brajle. Adr.: Sebastopol, ul. Karl Marks, 39, V. O. S.

— Esp. rondeto junpionira koresp. kun gepioniroj ĉl., L, PK, PI. Resp. garantias 9356. Adr.: Sebastopol, Artilerijskaja ul. 22, pionerskaja ŝkola 15.

— Konstru-laboristoj tutmondaj! — kiu volas koresp. kun ni — kolektivo de konstruistoj en Sebastopolo? Skribu pri profesiaj k politikaj temoj al adr.: Sebastopol, ul. Lenin 16, Akstroj, 1, Raboĉkom stroitelej al K-do Ĉerkaŝin.

— Gelaboristoj k oficistoj koresp. kĉl. Gek-doj pri div. temoj. Resp. nepra. Adr.: Barnaul, Zavkom Ŝvejnikov (kudrista fabrikkomitato), Gogolstr. 44.

— Viglan koresp-adon garantias 150 gestudentoj pri ĉ. temoj, kĉl. Adr.: Ukrainio, Kremenĉug, Pedagogia Teknikumo.

Nekrologo

Nia fervora K-do, SAT-ano 14 070,

IZIDOR RIEGER

mortis la 14-an de majo kiel viktimo de la hombuĉado mondmilita. Kun blasfemo kontraŭ la kapitalisma socia ordo sur la lipoj, li ĉesigis sian bataladon.

Ĉiam honoran memoron al li!

SAT-Rondo Aŭgsburga.

[REKLAMO p.12] 8 Knaboj el Tarrasa (Hispanio)
korespondos kun ĉ. l. geamikoj:
Antoni Bofill, 13-jara, Str. S. Mariano 135
Jesus Sellarés, 12-jara, Str. S. Mariano 109
Hans Weichel, 10-jara, Str. Baldrich 117
Arcadi Vallesti, 13-jara, Cra Sabadell 18
Domenec Tomás, 11-jara, Str. Torrella 70
Rafel Palan, 13-jara, Str. F. Salvochea 116
Josep Padros, 12-jara, Str. Prim 108
Johan Chaler, 13-jara, Str. San Marian 124

[REKLAMO p.12] Deziras koresp.
k interŝ. PK jenaj Gek-doj: Svea Carlsson, Smedjan; Einar Carlsson, Smedjan; Gunnar Carlsson, Smedjan; Nils. El. Persson, Nr. 6; Ynge Persson, Nr. 6; Hans Persson, Nr. 2; Erik Persson, Nr. 2; Tage Nord, Nr. 4; Nils Andersson, Nr. 4; Josef Leden k Ruth Frost, Nr. 4. Poŝta adreso por ĉiuj: Svalöv (Svedio).

[REKLAMO p.12] Kunlaborantoj de Moskva Seninfektiga Oficejo dez. koresp. kun oficialaj ŝtataj institucioj k aparataj esp-istoj pri sperto de desinfekto, seninsektiga k senratiga aferoj. USSR, Moskvo, Kalanĉevskaja placo, klubo KOR por Desbjuro.

[REKLAMO p.12] Letervespero
por eŭropanoj kaj ekstereŭropanoj
Laborista Esperanto-Grupo Pirmasens (Pfalz) aranĝos la 3. julio por eŭropanoj k la 7. aŭgusto por ekstereŭropanoj letervesperon pri ĉ. temoj. — Gek-doj el ĉ. landoj, sendu multnombre L, PK, PI, gaz., ĵurnalojn al: K-do Friedrich Kärcher, Homärtelstr. 16, Pirmasens (Pfalz), Germanio. — Ni certe respondos!

ENHAVO:

paĝo
Krizo en Germanio 405—07
Ĉirkaŭ la laboristaj organizoj 407
La Industri-Akademio en Moskvo 407—08
Policistoj kiel ŝtelistoj 408
Ĉeeste kun grandaj spiritoj 408
La kalejdoskopo de l’ vivo 409
El usona taglibro 409—10
La evoluo sen dio 409—10
Minutoj el mia vivo 410
Primilitaj pensoj 410
Diskutejo 410
Esperanto-Servo 411
Sporta Paĝo 412
Tra Esperantio 413—15
Korespondado, Anoncoj 416

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

N.º 297, 12 de junio de 1930

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

6-a Jaro N-o 297 — APERAS SEMAJNE — Leipzig, 12./6. 1930

[BILDO p.1 | 42,4,54,12] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Kolmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerĥner

KIAM NI ATINGOS LA KVINAN MILON?

Jen demando, kiu estiĝis tute spontane en nia interno, kiam la Administranto transsendis al ni la ĉi sube presitan artikolon. Kiam ni atingos la Kvinan Milon? Tiun demandon ni ripetas laŭte k senhezite antaŭ la publiko: nia legantaro. La statistika tabelo de nia Administranto, tiom utila, tiom klara, tiom instrua, montras al ni la spegulon de l’ pasinto, la atingojn de nia laboro . . . Sed ĝi diras al ni plion ankoraŭ; ĝi instruas al ni, kion ni povos atingi en tre proksima estonto, se ĉiu priatentas la mankojn elmontriĝantajn en tiu tabelo, se ĉie, kien ĝis nun apenaŭ trafis la puŝo de nia agado, ekstaras sindonemaj, kapablaj, spertaj varbantoj por rikolti riĉajn fruktojn sur la nesufiĉe prilaborita grundo. Jes, tion instruas al ni la statistiko: ni povos post ne tre longa tempo atingi la Kvinan Milon da abonantoj, se ĉiu K-do estos varbanto, agitanto, laboranto por nia movado, por «S-ulo»! RED.

Pasis la vintro, la epoko plej vigla en la esperantista vivo. En multaj lokoj sur la tuta terglobo oni malfermis kursojn, instruis esp-on, por alkonduki novajn disĉiplojn al nia movado. Certe multon oni faris; ne nur en laboristaj rondoj, ankaŭ ĉe la burĝoj oni fervore propagandis k aranĝis sukcesajn rapidkursojn (mi pensas pri la «Ĉe-metodo»): novaj esperantistoj kvazaŭ kreskis el la tero kiel fungoj . . .

Ankaŭ en «S-ulo» oni skribis lastvintre, ke oni volas aranĝi konkurojn en la varbado de novaj membroj k abonantoj. Vere bona intenco! Sekve de tiu skribado ni en la Administrejo tage k nokte cerbumis pri la kvanto de l’ eldonota jarlibro (1929/30). Kaj, ĉion detale k funde konsiderinte, ni venis al la konkludo, ke ni nepre devas eldoni pli da ekzempleroj ol kutime.

Sed hodiaŭ, kelkajn monatojn poste, ni devas konstati la fakton, ke tiu «konkurado» ege lamas. Se oni komparas la kvanton de lernantoj (laŭ raportoj en la «Kroniko» de l’ diversaj esperantaj gazetoj) kun la finbakitaj esperantistoj, tiam oni rajtas demandi: «Ĉu ni faras nian devon en la novaj kursoj?» Ni opinias, ke ne. Ekzistas instruantoj, kiuj absolute nenion mencias pri aplika aparato, pri SAT.

[REKLAMO p.1] NE ATENDU PLI LONGE por abonigi vian kurslernanton, vian korespondanton, vian laborkunulon esperantistan al SENNACIULO. Kunhelpu ankaŭ vi, ke la 810 mankantaj abonantoj estu varbataj por PLENIGI LA 5-an MILON!

Ni povas konstati laŭ la Jarlibro, ke ekzistas lokoj, en kiuj, antaŭ kelkaj jaroj, nur estis 1 esperantisto, k kie hodiaŭ tiu sama izolulo reprezentas nian Asocion. Ŝajne li neniam intencis instrui esperanton. Vere, ekzistas esperantistoj, kiuj efektive estas fieraj, ĉar ili estas solaj en sia loko, k tute ne deziras, ke alia ankaŭ sciu la lingvon . . . Kiam la poŝtisto alportas leterojn k poŝtkartojn el ĉiuj partoj de la mondo, oni ja taksas tiun esperantiston kiel eminentan k tre inteligentan homon. La tuta loĝantaro parolas pri li; oni konsideras lin kiel «malgrandan reĝon»; sed klopodojn por instrui la samlokanojn li ne faras, ĉar poste eble, tiuj instruatoj fariĝus konkurantoj-«reĝoj».

La esperanta movado finfine trovas grundon ankaŭ ekster Eŭropo. El ĉi suba tabelo niaj legantoj informiĝu pri la stato de l’ abonantoj al «S-ulo» en la diversaj landoj, k ili konstatu la kreskon (aŭ malkreskon) post unu jaro per kompara tabelo pri la stato en pasinta jaro je sama dato. Por ne havi malĝustan bildon pri la abonantoj en Francio, ni atentigu, ke en tiu nombro estas entenitaj la ekzempleroj por la Asocio k Redakcio¹, sume 100 «S-ulo» k 60 «LNE». Same estas entenitaj la recenzekzempleroj, dissendataj de l’ Administracio, proks. 10 ekz.

La kreskado de «La Nova Epoko» estas tre malregula; ĉi-jare ni eĉ devas konstati malkreskon de abonantoj al tiu nia revuo.

La unua nombro rilatas al stato je 23. 5. 29 (n-o 242 de «S-ulo» k «LNE» de majo 1929); la dua rilatas al stato je 21. 5. 30 (n-o 294 de «S-ulo» k «LNE» de majo 1930).

¹ Por ke ĉiu ĝuste komprenu, necesas aldoni, ke tiuj ekz-oj servas kiel prov-, recenz- k ŝanĝ-ekz-oj. La neuzitaj restas en la Arkivejo. La Gvidanto, la Redaktoro k ĉiuj Parizaj Plenum-Komitatanoj ja pagas sian abonon. — Red.

— página 2 —

418 — SENNACIULO

LANDO «Sennaciulo» 1929 «Sennaciulo» 1930 «La Nova Epoko» 1929 «La Nova Epoko» 1930
Afriko 1 3 1 1
Alĝerio 6 4 — —
Argentino 19 12 16 11
Aŭstralio 1 3 1 1
Aŭstrio 212 215 72 54
Belgio 82 78 45 34
Brazilio 1 4 2 4
Britio 170 197 60 56
Bulgario 5 5 27 26
Ĉeĥoslovakio 122 157 30 37
Ĉinio 3 2 3 2
Ĉilio 1 1 1 1
Dancigo 4 2 1 1
Danio 3 7 1 2
Egiptio — 1 1 —
Estonio 18 30 10 9
Finnlando 22 20 13 10
Francio 285 325 133 130
Germanio 1034 1134 231 182
Grekio — — 1 —
Hindio — 1 — 1
Hindo-Ĉinio 1 1 1 1
Hispanio 78 111 34 42
Hungario 5 68 1 2
Islando 2 1 3 1
Italio 1 1 1 —
Japanio 61 68 48 54
Jugoslavio 35 15 18 8
Kanado 9 6 6 3
Kubo — 2 — 1
Latvio 22 9 13 6
Litovio — 3 1 1
Luksemburgo 1 1 — —
Maroko 1 — — —
Meksikio — 1 — —
Nederlando 104 120 23 29
Norvegio 24 31 9 7
Oceanio 1 2 — —
Persio 1 2 — 1
Polio 62 94 31 40
Portugalio 16 18 7 8
Rumanio 9 8 2 2
Saarlando 5 7 1 1
Sovetio 1045 1116 439 403
Svedio 113 185 35 32
Svisio 29 33 10 11
Turkio 1 1 — 1
Urugvajo 2 1 2 1
Usono 55 84 18 28
3672 4190 1352 1245

Kion montras al ni tiu ĉi tabelo? Ke en multaj landoj, eĉ en tutaj terpartoj, nia movado — verŝajne ankaŭ la burĝa — estas tute sensignifa. Ekzemple en Grekio ni ĝis nun ne havis SAT-membron k ankaŭ ne abonanton al «S-ulo», kvankam SAT jam ekzistas 10 jarojn. Alie oni povas konstati malgrandan kreskon de l’ abonantaro, k ĝuste en landoj kiel Svedio, Anglio, Nederlando, Hispanio k. a. niaj varbantoj bone laboris. Konsiderante Germanion k Sovetion oni devas konstati, ke kompare al la ĝenerala tiea stato k kondiĉoj de l’ esperanta movado, la kresko de nia abonantaro en tiuj landoj dum la daŭro de l’ lasta jaro tute ne estas kontentiga.

Alia afero estas nia stato en la terorlandoj. Certe ni havus tie multe pli grandan nombron de abonantoj, se la cirkonstancoj por disvastigo de niaj organoj en tiuj landoj estus pli favoraj k superfluas paroli pri tio en la kadro de ĉi tiu artikolo. Se ne ekzistus la baroj de l’ cenzuro, la konfiskoj, la persekutoj al niaj K-doj en tiuj landoj, ni jam delonge havus 5000 abonantojn al «S-ulo» . . . Sed ĝuste ĉi tiu aparta kondiĉaro en la terorlandoj estu nia instigilo por agiti tiom pli fervore en la aliaj landoj! Neniu esperantisto restu sen informo pri SAT, neniu esperanta kurso ekzistu en la tuta mondo, en kiu ne okazu konigo kun nia movado, kun niaj eldonaĵoj . . . Ĉien penetru niaj varbantoj k propagandu pri ni!

Se vi havas esperantistajn konatojn k amikojn, kiuj ne jam abonas al «S-ulo», informu nin, donu al ni iliajn nomojn k adreson, k ni senprokraste sendos al ili provekzempleron de nia gazeto, nian libro-katalogon k ĉion, kion ili bezonas por esti alkondukataj en nian tendaron. Administracio de SAT.

LA STOKHOLMA EKSPOZICIO

La art-industria ekspozicio de Stokholmo malfermiĝis je la dato difinita. Kaj ĝi estis tiam tute preta. La ekspozicio montras loĝejan kulturon de la svedoj k la loĝejarton, artmetion k artindustrion rilatantan al la cirkonstancoj de loĝejo. La ekspozicio ŝajnas al unufoja vizitanto stranga kun siaj konstruoj memorigantaj pri ŝipaj ferdekoj, sed ĝi situas belege je ambaŭ flankoj de golfo. Ne estas eble ĉi tie priskribi ĉiujn vidindaĵojn, sed la plej atentindaj estas la planetario (planedobservejo) de Cajs (Zeiss) en Jena k Sveda regno (statistike farita pritrakto de la sveda kulturo en tre humorplene farita maniero). La domoj konsistas el fero k vitro k la granda ĉefrestoracio povas servi samtempe al du mil manĝantoj. Ankaŭ akvario tiras al si la atenton kun siaj multaj specoj da salakvaj k riveraj fiŝoj k bestoj, vivantaj en la akvo.

[BILDO p.2 | 39,22,79,38] Aerfoto de la ekspozicio de Stokholmo: golfo kun ŝipoj, ekspoziciaj konstruaĵoj kaj alta masto ĉe la bordo, arbaroj ĉirkaŭe.

Nur tiu, kiu vojaĝis tra Svedio, scias kiajn bonajn triklasajn vagonojn la ŝtato havas en siaj vagonaroj. En la ekspozicio oni havas okazon vidi tiajn vagonojn. En multaj haloj oni vidas specimenojn de la diversaj objektoj, kiujn oni uzas en la loĝejoj, keramiko, glasoj, tapiŝoj, objektoj el karaj k malkaraj metaloj, instrumentoj por muziko, ktp. En unu el la haloj montras la sveda Ruĝa Kruco sian agadon, en alia oni vidas popollernejan instalaron.

Unu sekcio de la ekspozicio estas dediĉita al la vilaa (kampodometa) arkitekturo, k montras kiel malkare konstrui domon por unu familio. La haloj k la ekspoziciaĵoj estas enkadrigitaj en ĉarma floraro k verdaĵaro. En la mezo de l’ ekspozicio staras granda masto, alta je 80 metroj, kiu lumas en la vespero en diversaj koloroj, k en la golfo estas tre bela luma fontano, kiu diversformiĝante brilas en ĉiuj koloroj de la spektro.

Por prizorgi la multajn fremdulojn, kiuj anoncis sian alvenon, oni faris grandajn klopodojn. Precipe por ni esperantistoj estas ĝoje mencii, ke tiel la ŝtato kiel la tramkompanio de Stokholmo komprenis la gravon de nia lingvo, starigante kursojn en esperanto por tramistoj k telefonistinoj. La tramistoj deĵorante portas markon, kiu anoncas scion en respektiva lingvo. Kaj per telefonilo oni povas alvoki numeron en esperanta, angla, franca, germana k hispana lingvoj.

Svedaj luprezoj por loĝejo ja estas preskaŭ plej altaj en la tuta mondo. La ekspozicia estraro pro tio faris kelkajn kontrolajn aferojn, por ke oni ne pagu tro multe, estante en la sveda ĉefurbo dum la ekspozicio. Oni starigis specialan loĝigan komitaton, kiu zorgas, ke ĉiu vizitanto, kiu deziras, povu havi helpon per ĝi. Se alvenas SAT-anoj ili bonvole turnu sin al red. John Johannsson, Högbergsgatan 64 nb., Stockholm S., k li laŭpove helpos al ili.

Laŭ sciigoj el kelkaj landoj la esperantistoj intencas karavane viziti Stokholmon dum la somero. La laborista klubo de Stokholmo kunvenos dum la tuta somero ĉiun vendredon en sia ejo, Sankt Eriksgatan 68, kie ŝildo en esperanto estas videbla. En la ekspozicio troviĝas Gek-doj sciantaj esperanton ktp. SAT-ano 13 131.

[REKLAMO p.2] N. LENIN: Ŝtato kaj Revolucio. 150 paĝoj, formato 12×18 cm. Prezo 1 mk. g. Mendu tuj ĉe la Administracio de SAT

— página 3 —

SENNACIULO — 419

Klarigoj, komentoj, respondoj

La urbo Rotterdam

Al la artikolo de K-dino Tr. Vreeswijk sub supra titolo en n-o 294 mi faru jenajn aldonajn k klarigajn rimarkojn: La ĝenerala priskribo de l’ urbo donas bonegan impreson pri ĝia vivo k internacia signifo. Parolante pri la drinkdiablo nia K-dino kritikas, ke ne unuavice oni helpas la infanojn. Mi ne speciale volas kritiki tion, sed atakante la kapitalisman socian sistemon konstati, ke fakte ĉi tiu sociordo povas nur iomete helpi al la viktimoj de la drinkdiablo, la prostituo, la mizera loĝado, la kreskanta senlaboreco ktp. La kapitalisma ordo devus ataki sin mem, se ĝi volus provi funde forigi tiujn malbonojn.

Alilandaj K-doj ankaŭ ne komprenos la signifon de Komunista Partio «Visser» k Kom. Partio «Holland». K-do de Visser estas reprezentanto de la kompartio (sekcio de l’ III-a Internacio). La «Holland»-Partio estis opozicia kompartio, kiu ĵus likvidiĝis post entute 5-jara ekzisto. SAT-ano 13 610.

Kooperativoj kaj 1-a de Majo

Sepfoje mi festis la Unuan de Majo en kooperativoj de Ŝtetin (Stettin) k Magdeburg. Estis por ni ĉiam memkompreneblo, k ankaŭ la estraro ne kontraŭstaris. Nur unu fojon, kiam la 1-a de majo estis sabato, ni posttagmeze malfermis la disdonejojn, ĉar bedaŭrinde la konsumantoj ne estas sufiĉe bone edukitaj por ĉion aĉeti la antaŭan tagon. Ĉi-okaze la estraro intertraktis kun la sindikato k rezulto estis la supre dirita. 15 193, Magdeburg.

PATRIOTISMO

Estas kurioza afero konstati la manieron, kiel multaj homoj, precipe gvidantoj de popoloj, konsideras k gloras la vorton patriotismo.

La nuna turka respubliko kun hodiaŭ 13,7 milionoj da loĝantoj, kies plej granda aktiveco k meza vivmaniero, preskaŭ por 70% el ili, estas terkulturado sur areo de 762 736 kv. kilometroj, volas laŭ la instigo de sia registaro milite potenciĝi kiel dum la «bonaj tempoj» de la sultanoj. Cetere nun kun modernigitaj iloj. Efektive ili volas per nekonsenteblaj metodoj eltiri ie ajn profitojn k sub preteksto ŝirmi la produkton de tiu ekspluatado, krei vojojn, kiuj povas servi al ilia avido, al la riĉularo.

[BILDO p.3 | 46,18,77,33] Foto: granda militŝipo kun pafilegoj; amaso da homoj staras antaŭ ĝi. Subskribo: Angla publiko admiras «sian» novan kirasitan patri-defendulon.

La projektoj de militkonstruado por defendo de patrio en Turkio konsistas rilate al la maristaro el du potencaj kirasŝipoj, seso da krozŝipoj kun forto de pli ol dek mil milkilogramoj, proksimume 15 detru-ŝipoj, 4 submaraj boatoj k 6 minlokigaj ŝipoj. Por la terarmeo oni intencas havigi longatingajn pafilegojn, pafilojn, mitralilojn k ĉiujn nuntempe konatajn modernajn armilojn.

Kontraŭdiro k malpravo de l’ patriotismo: Laŭ opinio de la tielnomataj patriotoj estas ĝuste, ke la registaro interesiĝu pri prizorgo de l’ patridefendo k ke ĝi faru, por ke tio povu esti kiel eble plej malmultekosta k bona. Sed ni rigardu, de kie devenas tiuj provizoj.

Por konstruado de iuj militiloj Turkio jam malfermis konkurson, je kiu partoprenis kunhelpe Anglio, kun granda por tiu konstruado speciale taŭga firmo; Usono, kun granda kompanio; Francio kun propono de sindikato formita el 15 grandaj kompanioj; fine Italio, kiu venkis en la konkurado.

La instruo, kiun ni eltiras el tio, estas jena: Ĉiu lando, de kiu Turkio

LA EVOLUO SEN DIO

(Daŭrigo. Vidu n-ojn 293/96.)

La konsekvenco de l’ Evoluo

La Evoluo ruinigas la Biblion

La evoluo senvalorigas la biblion. La scienca plano k la plano de l’ reaĉeto el pekoj ne povas interakordiĝi. La religioj bazitaj sur la biblio fiaskas. La ateistoj celas fermigi al ili la butikon.

La Evoluo nuligas dion

Pli frue ol Darvin k antaŭ ol la termino «evoluo» estis uzata, la pastraro deklaris ĉian tiusencan teorion kiel malpian. La pastroj komprenis ĝian gravon. La teorio de l’ pezoforto en astronomio, la principo de l’ energio en fiziko, la atomteorio en ĥemio ekzilas la supernaturan el tiuj ĉi sciencoj — same la evolu-teorio pri la deveno de l’ homo per la natura selekto ĉasas dion el la biologio.

La evoluo etendas la sciencan klarigon sur la solan regionon de l’ naturo, de kie dio ne estis forpelita. La evoluo estas la ateismo: ĝi metas la naturleĝon je la loko de l’ supernatura saĝo. Gledston (Gladstone) skribis: «Sur la bazoj de tio, kion oni nomas evoluo, dio estas senŝarĝita de la laboro de l’ kreo; je la nomo de l’ neŝanĝeblaj leĝoj, li estas eksigita de la regado super la mondo.» Evidente.

Estas la mekanika kvalito de l’ natura selekto, kiu elvokas la religiajn kriegaĉojn.

La protestanta fanatiko

En la protestantaj landoj la ortodoksuloj organizas la kamparanan nescion rilate al la evoluo. Ilia strategio estas kvalifiki la evoluon kiel «simplan hipotezon» k ĝin ridindigi. Senigitaj je ĉia kulturo, ili nur scias rikani. La faktoj k la logiko havas nenian efikon je ili. Kiel Celz (Celse) elmontris en komenco de l’ kristanismo: «ili nutras nin per fabeloj — fabeloj de maljunaj virinoj». Se la fabeloj porinfanaj pri feinoj troviĝus kiel konsistparto en ilia libro, ili trovus tie klarigon.

Sed ĉiuj iliaj klopodoj estas vanaj: ili neniam alkondukos la mondon por akcepti la pseŭdo-genealogion de l’ homo tian, kian liveras la biblio. Ni scias tro multe pri tio por akcepti ĝin k la aliajn fabelojn atribuitajn al Jesuo. La nomitaj ortodoksuloj estas cetere modernistoj kompare kun la primitiva kristanismo, ĉar ili forĵetis multan pure biblian instruadon. Tio ne estas kreduloj, sed homoj, kiuj aspektas kiel kreduloj.

La katolikoj kontraŭ la Evoluo

La plimulto el la katolikoj malakceptas la evoluon. La gvidantoj de l’ katolikismo eltranĉas ĝiajn radikojn — la spontanan generadon — k dehakas la ĉefan branĉon — la animalan pradevenon de l’ homo. Ekzistas nenia katolika lernejo, kiu instruas, ke la homo devenas de l’ simio.

En junio 1919 dekreto de l’ biblia komisiono por la interpreto de l’ sanktaj skriboj asertis la ne-evoluon de l’ homa korpo.

Kaj la 25. marto 1920 la kardinalo Ĝib’n (Gibbon) skribis al P. L. Mils (Mills), aŭtoro de l’ Kreo kontraŭ Evoluo: «Konsiderante la bedaŭregindajn difektojn plenumitajn en nia medio de l’ nuntempa materialismo k la evoluo sen dio, mi povas fari nur bonan akcepton al via ŝatinda kontribuo por la defendo de l’ alia vidpunkto. Persone mi estas konvinkita, ke la vivtagoj de l’ darvinismo estas pasintaj.»

«La darvinismo estas besta filozofio — alivorte dirite: ne ekzistas dio k la simio estas nia Adamo (kardinalo Manning).» — Tio estas trafa.

— página 4 —

420 — SENNACIULO

ricevis proponon, estis kontraŭ ĝi dum la granda milito k ĝiaj nunaj politikaj kondiĉoj restis la samaj. La principoj ne ŝanĝiĝis. Ĉiuj el la konkurantoj ja konsentas batali por la defendo de sia «patrio». Ankaŭ estas kurioze konstati, ke en la prezkonkurado venkis ĝuste tiu lando, kun kiu Turkio havis la plej oftajn batalojn en ĉiuj tempoj. Ne parolante pri la romaj tempoj, ni konstatas, ke post Lepanto (1571), kie kun duono aŭ pli de l’ itala armeo estis aranĝata granda batalo; ĉiam la papoj celis malfortigi la Otomanan Imperion k samtempe la moralan influon de l’ mahometana religio. Kaj preskaŭ ĉiam la papoj estis italaj princoj kun italaj interesoj. Aliflanke en 1911 Turkio perdis en sia sanga milito kontraŭ Italio Tripolitanion, la grandan kolonion, kiun havas hodiaŭ Italio en Nordafriko sub la nomo de Libio, kolonio, kiu ampleksas pli ol milionon da kvadratkilometroj. Fine dum pasintaj militoj italoj partoprenis en la bataloj faritaj kontraŭ la turkoj de l’ angloj k francoj en Mezopotamio k Sirio.

Sed se tia mendo estas por la kapitalistoj en Turkio bona negoco, kun nekonata ankoraŭ profitakiro —, por la italaj kapitalistoj, oni pensas, ankaŭ la afero devus esti profitdona. Tute ne, ĉar nuntempe konfirmiĝis bonaj rilatoj inter la ekleziuloj k la itala registaro, ankaŭ konvencioj kun alireligiaj fremduloj, eĉ tute ne religiaj. Tia negoco ne okazis nur pro mono, flanke de Italio, sed por teni en aktiva stato siajn konstruejojn de militilaro. Tiel oni ne perdos iom da praktiko tiom necesa por burĝa armeo, sur kiu sin apogas la nuna sociordo. Tial venkis en la konkurso Italio kontraŭ Usono, Anglio k Francio. Nun ĉi tiu konstruas por Turkio 2 detru-ŝipojn kun forto de 1600 milkilogramoj, 2 submar-ŝipojn k kelkajn havenpafilegojn. Armiloj, kiuj eble sin turnos poste kontraŭ tiuj, kiuj ilin fabrikis. Herta M.

ANARKISMO PRI SENNACIISMO

— «Sed ni anarkistoj estas veraj sennaciuloj . . .»

Ne malofte mi aŭdis tiun aserton. Estas vere, ke en la anarkista literaturo oni povas trovi akrajn k trafajn kritikojn kontraŭ la Nacio, la Patrio aŭ la Ŝtato. Ankaŭ multe da banalaj frazoj pri tutmonda interfratiĝo k kunfandiĝo de l’ popoloj. Sed ĉe multaj aŭtoroj neanarkistaj el la lasta jarcento oni same povas trovi tiajn frazojn. Ni jam publikigis kelkajn en la n-o 233 de «S-ulo». Kaj kiu havus tempon por serĉi en la antikvaj literaturoj de ĉiuj popoloj, tiu trovus multajn esprimojn pri tia malpli nebula aspiro de homoj al mondunuiĝo.

Sed fakto restas fakto, ke eĉ la anarkistoj, kiam ili penas prezenti bildon de socio anarkisme funkcianta, konsideras la Nacion en siaj planoj k ne parolas pri ĝia malaperindeco. Kaj tio cetere estas tute logika k neevitebla, ĉar neniu el la anarkistaj teoriuloj konsideris grava k atentinda la problemon pri starigo de simpla, logika, artefarita k mondskale parolebla lingvo; — ĉar neniu estis esperantisto!

Antaŭ la milito mi legis preskaŭ la tutan anarkistan literaturon k konservas bone en la memoro la konstaton pri tiu fakto.

Nun la termino sennaciismo estas diskutata k tre diverse komprenata aŭ klarigata. Mi do lastatempe volis kontroli, ĉu en postmilitaj verkoj de anarkistoj ne aperis novaj konceptoj pri la Nacio. Tiucele mi havigis al mi, interalie, libron de Sebastiano For (Faure) eldonitan en la jaro 1921. Ĝi estas titolita: Mia Komunismo. La aŭtoro priskribas socion, funkciantan en Francio post venkinta revolucio. Li supozas, ke personoj, kiuj elmigris antaŭ multaj jaroj, revenas en la landon, kie iu tieulo klarigas al ili la funkciadon de la nova sociordo.

La verko estas pli ol 400-paĝa k ne estas mia celo ĝin recenzi. Mi nur citu kelkajn partojn el la ĉapitro XXII, en kiu plej evidente troviĝas la pruvo pri mia aserto, ke anarkistoj, same kiel komunistoj k socialistoj, estas k povas esti nur internaciistoj k ne sennaciistoj:

«Ekzistas nenia signo de argumento, eĉ simple konjektebla, je favoro de l’ animala origino de l’ homo (Katolika Enciklopedio, en artikolo «Evoluo») — Reiro al la kategorio de l’ piaj mensogoj.

Pio VI kondamnis akre la darvinismon.

La mallojalo de l’ Modernistoj

La Evoluo nuligas la pekliberigon. Posteuloj de simioj ne bezonas Savanton. Kial al ili prezenti Kriston krucumitan? Ĉu la simioj pekis?

«Se vi ne akceptas la atestaron de la biblio kiel konkludon, kian pruvon vi havas, ke dio ekzistas k ke la animo estas senmorta?» (Gledston) — Nenian.

De kiam homo malakceptis la biblion kiel parolon de dio, lia pli aŭ malpli alta grado da aliĝemo al la ateismo estas determinita per lia talento por hipokrito. La plimulto el la Modernistoj estas maskitaj ateistoj.

La dio de l’ «akordigantoj»

La «akordigantoj» batalas senespere por savi dion de l’ pereo k akiras nur ridigajn rezultojn. La vortoj estas deturnitaj de sia senco, la faktoj estas ignorataj, la logiko estas flankenmetata.

«La kreado per la evoluo» estas ilia lasta devizo. Tio ne havas pli da signifo ol paroli pri la iro de l’ rano aŭ de l’ infano, kiu «kantas kriante».

La uzo de similaj esprimoj stampas homon malsaĝegan aŭ malsinceregan. La historio de l’ hipokrito ne entenas pli nigran paĝon ol la liston da provoj faritaj por akordigi la sciencon k la religion.

Ekzistas poemo, skribita angle, kiu entenas tiujn ĉi du versojn:

Some call it Evolution —
And others call it God.

(La unuj nomas ĝin Evoluo —
k la aliaj nomas ĝin Dio).

Oni povas nomi artverko ŝlosilon por konserv-skatoloj. La evolu-teismo estas volonta misuzo de l’ vortoj; ĝi havas la rangŝtupon de vortspritaĵo. La evoluo estas procezo. Kial konservi la terminojn de forlasita religio? Kian profiton vi ĉerpas el tio direkti viajn preĝojn al procezo, ho teistaj evoluistoj? Ŝparu vian spiron.

Venkitaj la teologoj deklaras nun, ke la evoluo estas pli alta, pli nobla, pli grandioza metodo ol la speciala Kreo priskribita en la Genezo.

Se la intenco de dio estis krei perfektan estaĵon, kial tiu ĉi multeco da krudaj provoj? Estas stulte kredi, ke la malrapida tutfarado de l’ mondo per la ludo hazarda de l’ evoluo estas metodo supera al la momenta kreo. La inteligento k la rapido ne estas malvirtoj.

La centro de l’ doktrino pri la Evoluo estas la mortigo al la nekapablaj. Kaj en kia maniero? Ofte la mortigo akompaniĝas de abomenaj torturoj. La vivo nutriĝas per la vivo. Ni ne citos ekzemplojn, timante ke la akordigantoj povu koleriĝi pro la cito de l’ kruelegaĵoj, kiujn permesas ilia dio.

«Ĉiuj malsanoj, kiuj estas konataj al ni, estas rimedoj, kiujn la naturo aplikas por elimini la neadaptiĝeman porcion de sia idaro.

«La ludo de l’ kato, kiu amuzas sin per la muso, estas nenio kompare al la plilongigita sporto, pri kiu okupas sin la naturo, kiam ĝi mortigas la viktimojn de sia malmodera k senfina soifo je naskado. Metu dion post tiun aranĝon k vi kreas diablon pli potencan k pli malnoblegan ol kian iu teologio de l’ pasinto kapablis inventi» (Fut — Foote).

La akordigantoj estas malestimindaj.

(Daŭrigota.) Karlo Smith.

— página 5 —

SENNACIULO — 421

— «Nia tuta komunista organizo sin bazas sur federa sistemo. Ĝi deiras de la Komunumo, transiras la Regionon k atingas la Nacion. Komunumo, Regiono k Nacio reprezentas tri federojn, kies unuoj estas pli k pli fortaj k kies rondo senĉese plilarĝiĝas:

«La Komunumo konsistas el la individuoj tie vivantaj.

«La Regiono, ĝi estas la federiĝo de la komunumoj, kiujn ĝi entenas.

«La Nacion konsistigas la Federiĝoj el la Regionoj.

«La Komunumo sin inspiras de la bezonoj k interesoj de la individuoj.

KUN TIU ĈI NUMERO ESTAS EKSPEDATA «LA LERNANTO» ★

«La Regiono sin inspiras de la bezonoj k interesoj de la komunumoj.

«La Nacio sin inspiras de la bezonoj k de la interesoj de la regionoj . . .

— — — — —

«La Nacio ne devas enmiksiĝi k ne enmiksiĝas en la interna organizo k en la detaloj de la regiona vivo.

«La Regiono ne devas enmiksiĝi k ne enmiksiĝas en la interna organizo k en la detaloj de komunuma vivo.

«La Komunumo ne devas enmiksiĝi k ne enmiksiĝas en la interna organizo k en la detaloj de la familia vivo.»

La aŭtoro, kiu sendube kredas, ke oni povas starigi socialismon en unu sola lando, ne parolas pri internacia organizado de la Socio. Sed estas evidente, ke se li tion farus, li dirus: La Internacio, ĝi estas la federiĝo de Nacioj. Ne povas esti dubo pri tio. Nenie en la libro estas eĉ supozite, ke la Nacio povas esti ignorata en plano pri organizado de Socio. La aŭtoro multloke parolas pri «Nacia konsilantaro», «Nacia Palaco», «Naciaj Komitatoj» ks.

Estas klare por ĉiu, kiu volas serioze esplori la dokumentojn, ke la anarkistaj teoriuloj ne povas esti konsiderataj eĉ kiel sennacianoj. Fakte ne ekzistas ankoraŭ tezaro praviganta k klariganta la sennaciismon. Tio estas la tasko de mondlingvanoj, de esperantistoj, de SAT-anoj. Sed por entrepreni tiun laboron, necesas unue ne havi la opinion, ke jam ĉio estas dirita pri soci-politikaj problemoj, ke Marks, Lenin, Kropotkin k. a. famuloj diris la definitivajn vortojn, ke la venontaj generacioj bezonos nur papage lerni iliajn teoriojn . . .

E. L.

Devas esti, ke estu sklavoj, por ke estu liberaj homoj, kapablaj pensi, rezoni k kulturi la artojn; sed venos la tago, kiam la sklavojn anstataŭas maŝinoj.

Aristotelo.

LIBERA SEN-ANTAŬJUĜA MONDO

Iun vesperon, aŭtune, mi supreniris altegan monton. Fine, ĉe la supro, mi sidiĝis, rigardante la ĵus kuŝantan sunon; la nokto ekĉirkaŭis min k la tutan malsupre kuŝantan Teron.

Tiel mi restadis longe, side, sur altegaj rokoj; la okuloj senmove rigardis la nigriĝantan malproksiman ĉielon.

Krepuskis: Unu post alia ekaperis la steloj. Mi cerbumadis pri la mizero reganta la tutan homaron . . . subite, dum mi, per senmovaj okuloj, fikse alrigardis malproksiman steleton, ĝi ekiĝis, por miaj trompitaj okuloj, pli kaj pli granda, kvazaŭ ĝi estus ŝvelanta tiel ke, fine, mi povis vidi ĝian surfacon, kvazaŭ ĝi estus tre multe alproksimiĝinta aŭ kvazaŭ mi havus neeble akrevidajn okulojn.

Tiam mi rimarkis: tiu astro estas planedo, estas vera mondo; sed tiu mondo tute ne havas homojn nek bestojn; nur kreskaĵoj, arboj kaj herboj estis en ĝi.

La jaroj forpasis antaŭ miaj okuloj; jarcentoj, jarmiloj forruliĝis, k mi, tenata de l’ potenca mano de l’ Sonĝo, restadis senmova k sidanta, sur la altega monto, rigardanta tiun strangan mondon, kvazaŭ mi estus nemorteca, fabela dio.

Post transkuro de multaj jarmiloj aperis sur ĝi pluraj, ĉiuspecaj bestoj; fine ankaŭ homoj ekiĝis sur ĝi; sed, krom la homa eksteraĵo ili neniel similis la Teran homon — ili vivis kiel la bestoj. Tio daŭris multajn jarcentojn: por satiĝi sufiĉis, ke ili etendu la manon al la abundaj frukt-arboj; kiel la bestoj, kiel la birdoj ili vivas laŭ-nature — ankaŭ vestaĵojn ili ne uzas.

Dumnokte k eĉ tage, kiam el la ĉielo falas pluvo, kiam fulmotondras, kiam estas vento k malvarmo, ili facile trovas ie: ĉu rokajn kavernojn, ĉu grandajn truojn ĉe arboj, ĉu iun ajn kaŝejon, kie ili povus sinŝirmi aŭ kontraŭstari al la maldolĉa, malmilda vetero.

Tial ili ne bezonis migri malproksimen; sed la disvolviĝon de tiu homaro okazigis manko je manĝaĵoj; tiam ili fariĝis migremaj . . . Forpasis pluaj jarcentoj, tiam ili spertis pri la kreskado de l’ utilaj, manĝeblaj vegetaĵoj. Ili komencis tiam faciligi ilian disvolviĝon. Ekiĝis la terkulturado. Por defendi sin de la uraganoj ktp., ili ekkonstruis loĝejojn.

La bezonoj pensigis ilin. Pro la vivbezonoj ili fariĝis elpensemaj: ankaŭ korpokovrilojn ili elpensis por kontraŭstari la iafoje akran malvarmon: ne pro honto vidi sian nudan korpon; tial, kiam la suno varme dissendas siajn orajn radiojn, kiam ili banas sin, ĉu en maro, ĉu en rivero, ili tute formetas siajn vestaĵojn. Pro ilia laŭnatura vivo, iliaj fortikaj korpoj aspektis kiel Apoloj ĉe la viroj, kiel Venusoj ĉe la virinoj. Ili multobliĝis, k, pro la multobliĝo, ili rimarkis novajn bezonojn; tial, ili elpensis maŝinojn ili fariĝis laboremaj k sciencemaj. Sed . . . mirinda fakto! — Ili uzis ĉiam la produkton de sia laboro por la feliĉo k bezonoj de ĉiuj kunhomoj. Ĉiam ili uzis sian sperton k laboremon, saĝon k sciencon por tuthomara profito. Neniam ekkaptis ilin la ideo forkaŝi sian sperton aŭ sian kapablon por ilin ĝui for de la ceteraj kunhomoj. Neniam ili pensis malutili kunulon aŭ subpremi ĝin. Nek mizero nek perforto, nek estro nek subulo estis inter ili . . . nek iu ajn simila malhelpo! . . . Tiu sana k justa vivo ŝajnis al mi miriga k dezirinda . . .

Ekkaptis min la deziro alflugi tiun mondon, forlasi tiun, kie mi vivas k ĝui la feliĉon de la alimondanoj . . . sed, malfeliĉe: Tio estis nura sonĝo . . . mi vekiĝis: tiu mondo foriĝis, malaperis.

Mi ĉirkaŭrigardis: Nokto k mallumo. En la ĉielo tremlumis steloj, multaj steloj . . . Ĉu estus tra la spacoj simila mondo, kie la homaro disvolviĝas sen militoj profitante la naturajn fortojn komune, fratece? . . . senresponda demando!

Kial nia mondo ne estas iom simila al tiu sonĝita mondo? . . . Se almenaŭ mi povus eterne, senvekiĝe sonĝadi min vivanta en tiu sonĝa, reva, fantazia mondo . . . sed estas neeble . . .

Mi denove ĉirkaŭrigardas: mallumo, malhelo ekforiĝas; matena krepusko, aŭroro! Reiru al nia mondo, malsupren . . . Kion mi faru?

Ĉu labori? Jes, labori . . . sed labori, klopodi, peni, por ke nia mondo similiĝu al sonĝa, ideala mondo; por ke sur Tero ne plu estu mizero, mensogo, milito, malamo k malbono!

Ni ĉiuj al laboro, ekprovu, diligentu senlace, senĉese, ĝis ni sukcesos aŭ morto forrabos nin! . . .

Poste venos hela tago, varma suno, vigla vivo; la kampoj verdiĝos, krevos floraj burĝonoj, la birdoj kantos . . . estiĝos bela k ĉarma la vivo!

SAT-ano 15 367 (Lisbono).

[REKLAMO p.5] Baldaŭ aperos esperanta originalo ILI de LEON BERGIERS — 80 paĝoj. Formato: 17×21 cm. Kovrilo dukolora [?], kun pluraj ilustraĵoj de Lucien Gilles k fotografaĵo. Prezon ni konigos en unu el la venontaj n-oj. Atentu! — Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O. 27.

— página 6 —

422 — SENNACIULO

[BILDO p.6 | 5,7,96,12] Ornama kaplinio «Esperanto-Servo»: ambaŭflanke de la titolo desegnitaj figuroj kuŝantaj inter libroj kaj paperoj.

Esperanto-Servo

N-o 37 — 4-a jaro — Gvidanto k kompilanto: O. BÄSSLER, Ebermayer-Str. 8, I, Leipzig C 1 (Germ.) — 12. Junio 1930

EL USONO

Senarmiga praktikado

256 (Esp.-Servo.) 12. majo. Gazetoj raportas, ke en la parlamento oni ekdebatis pri la Londona malarmigo. Malaprobita estas, ke Anglio havu saman nombron da ŝipoj kiel Usono. 13. majo. Katolika kardinalo de Novjorko-Hayes sanktigis (per ‘sankta’ akvo) k benis nuntempe en ĉi-tiea haveno troviĝantajn imperialistajn ŝiparojn kune kun ĉiuj armiloj k oficiroj (evidente simplaj maristoj ne estis benindaj). Jen rolo de religio: sanktigi, subteni, helpi al la subpremantaro.

14. majo. Belega tago, la suno brilas. Mi aĉetas gazeton k legas, ke laŭ militministeria plano oni en kuranta jaro perfektigos ¼ milionon da homoj en diversaj militservoj. Pro kio ja okazis la senarmiga konferenco en Londono. La paco estas perfekta — laŭ kapitalistaj gazetoj. Tio estas sensencaĵo. — . . . La aer-tramo ekstaras, ah, jes, mi alvenis ĉe la oceana bordo. Ni alvenas k rigardas la grandegajn ŝipojn, ni vidas grandegan amason, aŭdiĝas kriadoj, policistoj kuradas al iu direkto, ni ankaŭ kuras tien. Jen policistoj kaptas laboristinon 16—18-jaraĝan. En manoj de maristoj estas flugfolioj, disdonitaj de la junkomunista ligo. La flugfolioj klarigas al la soldatoj, ke ilin oni uzos kiel kanon-celaĵoj dum venonta milito, ke ili batalos por interesoj de Morgan, Rockefeller, Wall-Street-bankistoj. Oni avertas ilin, ne uzi la armilojn kontraŭ siaj laborfratoj, sed turni ilin kontraŭ siaj malamikoj — kiuj estas la kapitalistoj. La maristoj ĉirkaŭstaras la policon, kiu arestis la junkomunistinon. Ŝi estas enpuŝata en policaŭtomobilon, la policistoj forveturas. — Vespere en nia najbareco aperas 18-jara maristo usonhungara. Ni parolas kun li. Li diris «. . . estis la kaŭzo ke mi soldatiĝis, ĉar mi ne estis tute saĝa, sed hodiaŭ mi jam multon spertis». Lia parenco, espisto SAT-ano klarigas lin kiel sin konduti, li atenteme aŭskultas, k fine li diras, ke kiam estos pasinta lia servotempo, li forlasos la armeon, ĉar li ne ŝatas servi tie.

15. majo. Gazetoj raportas, ke May Miller, 17-jara laboristino estis hieraŭ arestita, akuzita pro anarkismo. Oni liberigis ŝin post kiam la Ruĝa Helpo deponis mil −ojn( = dolaro); dume aliaj daŭrigis disdonadon de flugfolioj inter maristoj!

16. majo. Gazetoj denove raportas pri arestoj, nome de John Mideau k Lena Cleaver. Tiuj laboristoj ankaŭ disdonis flugfoliojn skribitajn kontraŭ milito k kapitalistoj k alvokas maristojn organizi sin kontraŭ la reganta klaso. Samaj gazetoj plu raportas, ke Edward S. Harkness, unu el la ĉefoj de «Standard Oil», donacis milionon da dolaroj por la skolta movado k por militpreparigo de skoltoj. La kapitalistoj deziras havi tute junan generacion, kiu estas preta defendi la riĉecon de la usonaj bankistoj.

Louis Nagy, 13 286.

Produktad-krizo — salajro-redukto

257 (Esp.-Servo.) Usonaj kapitalistoj konstatis, ke la 8 000 000 senlaboruloj jam sufiĉe longan tempon malsatadas, do ili povas komenci ofensivon por redukti la salajrojn de la ankoraŭ laborantaj proletoj. En la «Wall-street»-ĵurnalo «Journal of Commerce» estis legebla: «Estas certe, ke la grandaj fabrik-posedantoj ne kapablas daŭrigi produktadon je nunaj prezoj k plu pagi nunajn salajrojn. Se ili (la kapitalistoj) ne povas pli-altigi la prezojn por komercaĵoj, tiam aŭ la laboristoj devas akcepti pli malaltajn salajrojn, aŭ de ili la pli granda parto restos senlaboruloj.» La krizo fakte akriĝas pli k pli. Laŭ la «Annalist» la pogrand-prezoj en lasta jaro falis je 12 punktoj — kio kompreneble ne signifas, ke la prezoj de konsumaĵoj sam-evoluiĝis. La laboristoj kompare al salajroj ĉiam pli kare devas akiri viv-bezonaĵojn. — La «General-Motor» produktis por 95 milionojn malpli da aŭtomobiloj ol en antaŭa jaro. La prezoj de ŝtalo ankaŭ atentinde falis — pro la vendkrizo. Kapitalistaj gazetoj senmaskigas mem la krizon k timeme konstatas, ke la krizo fariĝas konstante pli severa. Kaj se eĉ kapitalistaj gazetoj tion konstatas, ni ne havas kaŭzon dubi pri fakteco de krizo en Usono . . .

Louis Nagy, Novjorko.

EL POLIO

Mallongaj sciigoj

258 (Esp.-Servo.) Lastatempe en vagonfabriko Zielenievski en Sanok la nombro de laboristoj estis reduktita de 2000 ĝis 600. Kaŭze de tio amasiĝis ĉ. 1000 senlaboruloj k aranĝis manifestacion antaŭ la magistrata domo. Alveninta polico donis salvon al la «ribelema» laboristaro k dispelis la amason per pafiloj, sabroj ktp. La rezulto: 6 vunditaj proletoj. — Nombro de mortakcidentoj en la karbminejoj en unua duonjaro 1929 estis 128. Kompare al sama tempo en jaro 1928 la nombro de akcidentoj pliiĝis je 4,9%. — Kiel informas Varsovia gazeto «Robotnik» (Laboristo), deputito Snopĉinski de la sendependa bloko (porregistara) prezentis en la sejmo (parlamento) jenan projekton: 1. pliigi la nombron de drinkejoj, por ke estu unu drinkejo por 1000, k ne kiel ĝis nun unu por 2500 loĝantoj; 2. proksimigi drinkejojn al preĝejoj, lernejoj (!) k aliaj publikaj institucioj; 3. nuligi la leĝon, kiu temas pri forpreno de la koncesio sen kompenso; 4. certigi neforigeblecon al koncesi-posedantoj, kies drinkejoj ekzistas pli ol dek jarojn. La reakciuloj bone scias kion ili devas fari, por subjugi la «malsuperan» klason. — En Varsovio okazis kunveno, kunvokita de organizoj kontraŭbatalantaj komunismon, pro «religia persekutado en Sovetio». La kunvenon partoprenis delegitoj de 70 organizoj. I. a. parolis tie episkopo Ŝlagoski (Szlagoski). Oni akceptis rezolucion, en kiu estis esprimita kunsento kun la «turmentata» loĝantaro sovetia k danko al la papo por lia protesto kontraŭ religia persekutado k bolŝevika propagando. — Laŭ oficialaj informoj nur en Varsovio ĉ. 70% de loĝantoj aĉetas en magazenoj k butikoj je kredito. Jen la efiko de senlaboreco k senmoneco. — En Polio estas entute 333 malliberejoj, enhavantaj sume 36 667 lokojn. Varsovio mem posedas 36 malliberejojn. La nombro de malliberej-«loĝantoj» estas jena: en jaro 1929 sur la teritorio de «Pola Respubliko» estis arestitaj 25 073 personoj. En Varsovio sidis 7458 personoj, en Lvovo 4216, en Lublin 3266, en Vilno 3252, en Krakovo 2755, en Poznan 1712, en Torun (Torunj) 1001, en Katovice 815. En polaj malliberejoj «sidas» nun 2449 politik-«krimuloj». — En jaro 1929 elmigris el Polio al preskaŭ ĉiuj eŭropaj landoj 122 049 k al postmaraj landoj ĉ. 65 000, do kune 187 049 personoj. Inter la preskaŭ ducent-mil elmigrintoj estis 91 443 viroj k 89 105 virinoj. — La nombro de registritaj senlaboruloj atingis en marto k. j. 287 000. — Laŭ provizora kalkulo en Varsovio la nombro de senhejmaj personoj atingas 20 000, t. e. 3% de la tuta nombro de enloĝantaro.

C. G.

EL ARGENTINO

Simon Radowitzki liberigita

259 (Esp.-Servo.) Post 20-jara malliberigo en fajrolando Ushaio, K-do Simon Radowitzki estas amnestiita de la argentina respublikestro. K-do Radowitzki ne havas la permeson, resti en Argentino k intencas iri al siaj gepatroj, kiuj vivas en Milwaukee (Usono).

Laŭ «INO»-Servo.

RESPONDA PARTO

Atentu! K-doj signantaj raportojn por paĝo de «ES» per pseŭdonimo, nepre aparte devas sciigi al la Centrejo sian SAT-matrikulon k loĝlokon, ĉar ni devas havi certan garantion pri fidindeco de raportoj.

— página 7 —

SENNACIULO — 423

SENNACIULA LIBERPENSULA PAĜO

N-o 16 — REDAKTAS LIBERPENSULA SEKCIO DE SAT — N-o 16

Manuskriptojn sendu al: KURT HUBRICHT, Leipzig O 30, Mariannenstrasse 22. Sekretario de la Sekcio: KURT KLAPS, Danzig, Karpfenseigen 12.

Belgio

Ŝtata buĝeto por «La Ministroj de Dio» kaj aliaj profitoj de tiuj parazitoj

Belgio estas tre malgranda lando — proksimume 30 mil kvadrataj kilometroj — k enhavas malpli ol ok milionojn da loĝantoj. Kompare kun la planedo k ĝia loĝantaro, ŝajnas, ke la nombroj ĉi supre cititaj estas sensignifaj. Tiel ne opinias la internaciaj procentegistoj k la enlimaj amatoroj de la plusvaloro. Plie tiuj lastaj ekspluatadas kvindek milionojn da negroj en Kongo — belga kolonio okdekoble pli granda ol la «patra lando».

Estu konvinkitaj, ke tiuj patriotoj konsideras la malgrandan Belgion kiel grandan orminejon, kreitan por ili de la «kara bona dio». Estas mirige vidi ilin direkti produktadon k komercadon, k «riski» monon, «tiel penege ŝparitan», en ties entreprenoj por la «gloro de la plej bela k bona patrio inter ĉiuj».

Ne ridetu, ĉar mi diris, ke kapitalistoj riskas monon. Ekzistas ja reala danĝero: la ribelonta proletaro — sen kiu la orminejo nenion valorus! Por submeti la laboristaron, ja ne mankas leĝistoj, juristoj, juĝistoj, oficiroj, ĝendarmoj, policistoj ktp. Sed tiuj perfortaj gardistoj «blankmanaj» ne ankoraŭ sufiĉe efikas, ankaŭ necesas dormigistoj de la ribelema penso proleta. Kaj ĉu oni povas trovi, eĉ inventi, pli efikan kloroformon intelektan ol la predikadon de la religianoj? Kredeble tiuj uloj, kies manoj estas dece blankaj, k ventroj diable dikaj, sin foroferas. Tion farante ili garantias paradizon al si mem . . . en tiu ĉi mondo, la alia estas por la ceteraj . . ., kiuj aĉetos enirkartojn.

* * *

En 1929, la katolikaj pastroj nombris pli ol ses mil, plie kelkdekoj da protestantoj k hebreoj. Ni aldonu, ke laŭ oficialaj statistikoj de 1920 la gemonaĥoj nombris 54 511. Sed depost 1920 ili ankoraŭ multe plinombriĝis. Iliaj predikoj estas ankaŭ fortigataj de multnombraj civilaj geinstruistoj katolikaj, ĉu de la religiaj, ĉu de la ŝtataj (nomataj: «neŭtralaj») lernejoj. Sed pri la monaĥejoj k instruado, niaj amikoj L. Bergiers k M. Van Aelst raportos. Ĉi tie, mi nur devas raporti pri la kosto de la pastraro.

Laŭ la ŝtata buĝeto de 1929, la pastraro ricevis rekte, kiel salajron, sesdek-sep milionojn da frankoj (1 germana marko = 8,50 frankoj), plie bonajn loĝejojn senpage.

Jen la kosto de la ĉefepiskopo, en Malin (Malines):

frankoj
Ĉefepiskopejo — kvazaŭa palaco, ho senhejma Jesuo! ??? ???
Ĉefepiskopo 100 000
Tri sekretarioj 45 000
Kvar ĝeneralaj vikarioj 120 000
Dekdu kanonikoj 216 000
Sume po jaro 481 000

Ni povus daŭrigi pri la ses episkopoj. Ne bezonas, ĉu ne?

Ni nur memoru, ke la plej simpla pastro estas pli bone pagata ol instruisto «neŭtrala» k samgrada.

La subtenado al la preĝejoj estas pagata de la ŝtato, provincoj k komunumoj. La partopreno de la ŝtato dum 1929 kalkuliĝas je du milionoj da frankoj. Pri la provincoj k komunumoj mankas al mi dokumentoj.

La diversaj laboroj k objektoj internaj de la preĝejoj estas ĉiujare pagendaj de la komunumoj. La komunuma konsilantaro rajtas diskuti la jarajn elspezojn sub la direkcio de sinjoro pastro, sed ĝi ne rajtas kontroli, forĵeti, eĉ malpliigi la fakturon, ĝi devas absolute decidi la pagon! Komedio? Jes, sed ĝi estas leĝe devigata.

Nun eble vi supozas, ke la benoj, mesoj, kantadoj, funebraj servoj, mirakloj, piaj kalumnioj ktp., estante tiel bone pagataj de la ŝtato, provincoj k komunumoj — do per mono ricevita el ĝeneralaj impostoj, eĉ de ateistoj! — devas almenaŭ esti senpagaj por la naivaj kreduloj?

Se vi kredas tion, vi ankaŭ estas naivaj.

Pastroj niaj estas la plej spertaj komercistoj en la mondo.

Ili vendas altpreze objektojn sennombrajn, kiuj kostis al ili absolute nenion. Ili vendas mesojn, preĝojn k benojn; indulgojn de la papo k pardonojn de la kompata dio. Okaze de naskoj, edziĝoj, entombigoj ktp., ili postulas monon. La bonaj kristanoj devas pagi por ne fali en inferon, por eliri el pekpuriĝejo k por eniri paradizon — sen garantioj, sed estas la sola rimedo, ĉu ne?

Ni estu sinceraj! Ili ankaŭ vendas aĵojn, kiuj kostis al ili ion, k kies prezoj estas nur altigitaj . . . laŭ tarifoj de la benoj: rozarioj benitaj en Lurd (franclingve: Lourdes, fama miraklejo, aŭ — pli bone dirite: skandalejo), medaloj de la Sankta Infaneco, statuetoj de Sankta Kristoforo, kiuj ŝirmas aŭtomobilistojn kontraŭ akcidentoj ktp. — «Ho, vi jam aĉetis ĉiujn artiklojn niajn, gesinjoroj? Estas kvazaŭa miraklo, ĉar ili estas tiel multnombraj! Neniu vendejo similas la nian. Sed jen alia fako: Donu al ni (laŭ grando de via monsako), k ni montros al vi kapon de multkapa sanktulo, pecon de la «vera kruco», unu el la sep prepucioj de Jesuo, aŭ . . . fekaĵon de Sankta Mario!»

———

Ĉu estas mirige, ke por tiuj ĉarlatanoj, la membroj de la Materialista Ligo de Belgio estas delegitoj de la inferanoj?

Tamen ili insultas ankoraŭ pli sovaĝe la sovetajn liberpensulojn. Estas tute logike, ĉar tiuj K-doj ne plu pagas la vendistojn de benita akvo. Nur nia proleta revolucio forbalaos tiun malpuraĵon, kiun multobligas la kapitalista medio.

Emile Chapelier (Ŝapelje), 9106.

Gigantaj sukcesoj de l’ Ateista Unio en Ukrainio

La Unio de Sendiuloj Ukrainia kun ĉiu tago pli fariĝas amasa organizo. Tion tre elokvente elmontras jenaj nombroj:

La 1. majo 1928 la Unio havis 50 000 membrojn
„ 1. jan. 1929 „ „ „ 115 000 „
„ 1. majo 1929 „ „ „ 215 000 „
„ 1. jan. 1930 „ „ „ 523 000 „
„ 1. marto 1930 „ „ „ 723 000 „

Tiel dum du jaroj la nombro de anoj al la organizo dekkvarobliĝis.

Dum la nura jaro 1929 ĝi pligrandiĝis je 335%.

Krom tio la statistiko por la 1. marto 1930 konstatas, ke en la rondetoj de junaj sendiuloj, kiuj funkcias plejparte en lernejoj, pioniraj taĉmentoj k sim. — estas 201 000 membroj.

Tiel la tuta nombro de organizitaj plenaĝaj k junaj sendiuloj superas 900 000.

A. Pankov (laŭ esperantlingva radiodisaŭdigo de «Radio-Ĥarkovo»).

———

Kunlaborantoj! Kvankam en mia kajerujo amasiĝas multe da materialo, mi ne povis eldoni lasttempe nian Gazetservon pro forresto de mono. Pri tiu punkto ni devos paroli dum nia fakkunsido en Londono. Krom tio mi petas niajn kunlaborantojn verki koncize k surskribi la manuskriptojn nur sur unu flanko de la papero. Mi disponas pri valoraj artikoloj el Sovetio, inter ili ankaŭ tre longaj, sed ĉar nia Paĝo aperas dum kvin semajnoj nur unu fojon, ne estas eble publikigi ĉiujn. K-doj, kiuj interesiĝas pri tiaj artikoloj k volas aperigi ilin en gazetoj, turnu sin al mi. Ne forgesu enmeti viajn leterojn respondkuponojn, tiam la Sekcio plenumos viajn demandojn, dezirojn ktp. akurate. En Sennacieca Pedagogia Revuo aperas la rubriko «Edukisto kontraŭ pastroj», kiun ankaŭ gvidas nia Sekcio. Abonu tiun gazeton k kunlaboru. Sendu ĉion, kio rilatas al edukistoj k pastroj, al nia redaktanto.

— página 8 —

424 — SENNACIULO

TRA ESPERANTIO

SENNACIECA MUZEO

En la venonta jaro la laborista esperantistaro festos la 10-jaran jubileon de SAT. Kion signifas dek jaroj da SAT-movado, tion povas scii nur tiuj, kiuj fidele staris k batalis en ĝiaj vicoj de la unua momento ĝis la hodiaŭa tago. Ne estas mia celo nun k ankaŭ ne estas la ĝusta loko ĉi tie por prezenti ĉiujn atingojn k farojn de nia ankoraŭ tiom juna movado. Tion sendube faros niaj historiistoj. Sed nia devo estas okaze de ĉi tiu nia jubilea festo aranĝi ion, kio markus la gravon de la momento k respondus la spiriton de nia movado, kunigante tiele la dankemon k la konscion de la SAT-anaro al la movado k la neceson k utilon de ĝia kultur-liberiga laboro. Malmultvorte: Fondu ni la Sennaciecan Muzeon okaze de l’ 10-jara ekzistado de nia movado. Kiel signon de sindonemo al nia organizo ni streĉu ĉiujn niajn fortojn por starigi gravan institucion, kiu estu la koro k cerbo de nia tutmonda organizo. Kun la plikresko de l’ batalo por la laborista hegemonio¹ evidentiĝas ĉiam pli k pli nia rolo, k estas agnoskata k firmigita per la efektivo la ĝusto de niaj programo sennacieca k prolet-kulturaj taskoj, per kies plenumo ni plifortigas la kadrojn de la batalanta laboristaro, estante kleraj, konsciaj k neŝanceleblaj revoluciuloj. Estos nia Sennacieca Muzeo ne sole arkivejo de SAT-eldonoj k ĝeneralaj esperantaĵoj, sed klerig- k batal-instituto, el kiu ĉerpos scion k kuraĝon la nuntempa generacio k kiu servos per la abundo da spertoj k riĉo je materialo kiel vojmontrilo por la estonta generacio.

Montru ni per ĉi tiu faro, ke SAT elpaŝis el la malvasta vojeto de intermembra agado. Per kreo de Senn. Muzeo ni, priservante nin, ekiros la gravan paŝon al la tutmonda proletaro, por lernigi ĝin k atentigi ĝin je nia agado. SAT fariĝos vere tia, kia ĝi celas esti, dank’ al tiu Muzeo.

Okaze de la 10-jara jubileo de SAT nia devizo estu: Fondu Sennaciecan Muzeon!

I. Jurysta (227).

¹ Superregado.

[REKLAMO p.8] 9-a vol. Serio: Scienco. Biblioteko de Sennaciulo — REVOLUCIO EN LA LINGVOSCIENCO — Jafetida lingvoteorio de akademiano N. Marr. Skizo de A. P. Andreev. 68 paĝoj. — Prezo: 0,60 mk. g. Mendu tuj ĉe Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27, Germanio. Sovetianoj mendu rekte ĉe CK SEU, Poŝtkesto 630, Moskvo.

«KOMSOMOLSKAJA PRAVDA» MALATENTAS LA LABORISTAN ESP. MOVADON

Responde al mia artikolo «Nova elpaŝo kontraŭ esperanto»¹ mi ricevis 13 leterojn el 8 landoj: Aŭstrio, Bulgario, Francio, Germanio, Nederlando, Sovetio, Svisio k Usono. Estas aparte notindaj la kolektivaj leteroj de lab. junularo el Plovdiv (Bulg.), Lab. Esp.-Grupo el Munĥeno (Germ.) k Nederlandaj lab. esp-istoj. Tiu lasta — kun 52 subskriboj.

Ĉiuj K-doj flame protestis kontraŭ propagando de esp-o kiel netaŭga ilo por laborista interfratiĝo, per faktoj pruvante la malon. Sendube ĉiujn leterojn mi tradukis rusen k sendis al redakcio de «Komsomolskaja Pravda», petante, ke ĝi konsideru ilin k presigu sian opinion pri la afero, ĉar ja tiuj leteroj estas la voĉoj de multaj laboristoj k al la centra organo de sovetia komjunularo ne decas prisilentadi tiun gravaĵon.

De la redakcio mi ricevis nur malgrandan noteton de la 7. 4. kun jena teksto: «K-do Nikitin! Ambaŭ viajn notojn ni transsendis al K-dino N. K. Krupskaja k petis ŝin doni al vi la respondon. Sekret. de la Red.»

Tiu ĉi noteto klare montras, ke la red. mem sin kaŝas post la dorso de la aŭtoritato k aŭ ne havas aŭ timas laŭte eldiri sian opinion.

Mi scias, ke K-dino Krupskaja nuntempe estas tre okupita per gravaj problemoj pri nuna stato de popolklerigado en Sovetio k ne havas la tempon por tuj respondi, sed la redakcio ja devas deklari, ĉu ĝi estas solidarema kun ŝia opinio pri esp-o aŭ ĝi havas ian propran. Pro tio mi ree k ree postulis la respondon de «Koms. Pr.» k lastan fojon (la kvinan) mi sendis poŝtkarton eĉ «kun afrankita respondo». Sed ĝis nun ni ricevis neniun respondon. Do, ni povas konstati, ke «Koms. Pr.» tute malatentas nian movadon.

Nun, Gek-doj, mem decidu, ĉu ni daŭrigu sendi plurajn protestojn k postulojn al la redakcio, aŭ ni daŭrigu nian laboron por utilo k bono de la laborista klaso en tutmondo, malgraŭ ke kelkaj komjunul-gvidantoj nin ne komprenas . . .

Al ĉiuj K-doj sendintaj al mi leterojn, mi sendas sennaciecan saluton, dankon k petas pardonon pro tiom longa mia silento; sed mi ne kulpas, ĉar ĝis nun mi estis atendanta la respondon de la redakcio.

A. S. Nikitin (12 408).

¹ Vidu n-on 282.

GERMANIAJ ABONANTOJ

ATENTU

Por simpligi la administrajn laborojn ni transdonis la ekspedadon de gazetoj por granda parto de la germania abonantaro al la poŝta gazetservo, kiu distribuas «S-ulo»n k liveras ĝin al la abonantoj sen banderolo. Ni nur devas transdoni al la poŝtejo difinitan kvanton da ekzempleroj.

Tiu ĉi procedo ankaŭ sekvigas malavantaĝon, ke ni ne plu povas admoni ĉiun abonanton enmetante en la gazeto pagilon, sed devas atentigi la abonantojn per aparta koverto. Sed ĉiu abonanto povas subteni nin per akurata renovigo de la abono k kiel eble plej frue. Kiuj povas pagi la abonon por pli longa tempo, tiuj faru tion. Kiu ne tuj havas la monon por pagi la abonon, tiu almenaŭ sufiĉe frue informu nin pri tio, por ke ni ne estu devigataj malregistri la nomon ĉe la poŝto. Interrompo de livero kaŭzas multan, nenecesan laboron k tial ĉiu celu eviti tion.

Kiu ne plu deziras aboni la gazeton, tiu simple malakceptu la gazeton al li portitan de l’ poŝtisto.

Plendojn pri neakurata livero de «S-ulo» direktu unue al via poŝtisto, kiu devas zorgi pri laŭorda aliro de la ekzempleroj. Malpurajn k difektitajn ekzemplerojn ne akceptu, sed plendu ĉe la poŝtisto postulante bonkvalitan n-on. Agante tiel, vi certe garantias al vi regulan k ordan liveron.

Ĉi-okaze ni denove informas niajn legantojn, ke «S-ulo» povas esti ankaŭ mendata ĉe ĉiu poŝtejo en Germanio.

Renovigu tuj por la 3. kvaronjaro!

Komuniko de la Direkcio

Ni sciigas la membraron, ke en sia kunveno de 7. de majo 1930 la Leipziga SAT-anaro elektis kiel revizorojn por la kontolibra kontrolado ĉe la Administracio de SAT jenajn tri anojn (loĝantaj ĉiuj en Leipzig): K-do W. Krey (5486), K-dino E. Teichmann (2055), K-dino Hedw. Kunath (15 698). Ĉar ili senprokraste komencas siajn reviziajn laborojn, la raporto prezentota de la Administranto ĉe la Kongreso en Londono montros nombrojn k sumojn kontrolitajn k konfirmitajn de la revizoroj. Sekve estas forigita la manko, pri kiu ni mem devis atentigi en nia raporto al la Leipziga Kongreso (vd. n-on 256, p. 483).

Korekto. En n-o 295, p. 396, unua kolono, lin. 6 de malsupre, legu, anstataŭ «en la materio» — en tiu fako.

— página 9 —

SENNACIULO 425

Ni ne dormu somere!

Estas malnova nia kutimo, post vintra streĉa laboro, somere kapti ĉiun okazon por ripozi k fortikigi nian sanon. Sed bedaŭrinde multaj el ni Ge-SAT-anoj ripozas tiel bonege, ke ili tute lasas ĉian agadon por nia movado. Tio kompreneble speguliĝas nefavore en nia aŭtuna propagando, kiam ni ree aŭdos la signalvortojn: Varbu, abonu, abonigu, ktp.

Ĉu tiel povas daŭri? Certe ne. Ripozante, saniĝante, ni ne forgesu tute nian aferon. Ne temas aranĝi kursojn; someraj kursoj ja kutime ne estas sukcesplenaj; temas prepari nian aŭtunan plantejon. Ja ĉiuj fabrikoj k organizoj funkcias somere. Do kolektiva korespondado de laborejo aŭ grupo eblas: Ni ĉiam povas proponi k aranĝi tian korespondadon (nur kolektivan). Ni estu iniciatantoj, interligantoj, perantoj. Ĉu tio estas malfacila?

En mia oficejo, ekzemple, kolektive korespondas komjunularo, partio, virinaro, sendiularo, IRH-anaro. La leteroj estas subskribataj de multaj homoj k la intereso estas grandega. Se tiu korespondado daŭras dum la tuta somero, la aŭtuna kurso certe havos brilan rezulton. La lernontoj estos fervoraj, ĉar ili jam spertis la praktikan utilon de nia lingvo kiel interligilo tutmonda. Dume korespondante nacilingve k nur subskribante esp-an tradukon, ili jam partoprenas nian movadon. Tiel, nur perante kolektivan korespondon, ni fakte faras grandan propagandon k varblaboron, ne streĉante multe nian forton. Do, kolektiva korespondo estu nia somera tasko.

P. Tilin (9310).

Gravaj esperanto-gazetoj parolas pri nia movado

En n-o 20 (568) de «Heroldo de Esperanto» (de 16. majo) aperis fruntpaĝe sufiĉe ampleksa artikolo, verkita de «SAT-simpatianto», kiu priskribas historion k agadon de SAT.

En maja n-o de la UEA-gazeto «Esperanto» (Ĝenevo) troviĝas 26-linia laŭda recenzo pri nia Jarlibro.

Tiuj notoj montras, ke la periodo, en kiu oni ĉe la verda esperantistaro ŝatis prisilenti SAT, definitive forpasis.

Supersignoj en la skribo

postulas plumtranslokigon tempomalŝparan. Min, verdire, neniam ĉagrenis tiu afero, k mi ne konsideris ĝin priokupinda problemo. Sed por helpi la skribmanieran evoluon, mi proponas reformeton, kiu povas kontentigi la sensignemulojn. (La signoj presmaniere ne estas reprodukteblaj sen kliŝo, tro kosta. — Red.) Por Ŭ, ŭ mi ne trovas solvon, k tiu por Ĉ, ĉ ne kontentigas min multe. Interesataj K-doj bonvolu konigi sian opinion pri eblo esprimi skribe la supersignajn literojn, ne translokigante la plumon.

Amado Hernandez (10 502).

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

SVEDIO. Kiel jam menciite, la socialdemokrata partio decidis morale subteni la esp. movadon dum sia kongreso en 1928. Depost tiu tempo nia movado marŝegis en nia lando. La esp. kursoj de A.B.F. (klerig-asocio) superis tiujn de aliaj lingvoj, pluraj fremdlandaj instruistoj faris kursojn en div. rondoj, k la esp. organizoj kreskegis. Per klopodoj de nia energia parlamentano K-do Ernst Eriksson ni sukcesis nun fine ankaŭ enpenetri la gazetajn rondojn. Kune kun K-do John Johansson, kiu ellaboris kurson por la gazetlegantoj, K-do Eriksson sukcesis konvinki la ĉefredaktorojn de l’ socialdemokrata gazetaro en Svedio pri la utilo presi kurson en la kolonoj, kiu komenciĝis en komenco de majo. Jenaj gazetoj nun enpresis aŭ enpresos en aŭtuno la kurson: Socialdemokraten k Arbetaren, (Stockholm), Arbetarbladet, (Gävle), Aurora, (Ystad), Norrländska Socialdemokraten (Boden), Nya Samhället (Sundsvall), Skanska Socialdemokraten (Hälsingborg), Smalands Folkblad (Jönköping); Västerbottens Folkblad (Umea), Östergötlands Folkblad (Norrköping), Gottlands Folkblad (Visby), Skaraborgaren (Falköping), Västgöta-Demokraten (Boras), Enköpings Nyheter (Enköping), Nya Norrland (Solleftea); sume dekkvin gazetoj kun legantaro preskaŭ duonmiliona. Per la kurso multaj homoj havos eblon ekkoni la facilon de nia lingvo, k verŝajne la kurso faros bonan propagandon por aliaj dum-aŭtunaj kursoj.

Korekto. Sub «Kroniko» en n-o 279 (p. 223) devas teksti: 555 esp-istoj troviĝas en lando Nijni-Novgoroda (anstataŭ: distrikto), ĉar en «lando» eniras 7 distriktoj k 3 aŭtonomiaj regionoj k respublikoj. La eraro povis okazi pro la konata konfuzo reganta pri espigo de administro-teritoriaj terminoj.

ĈE LA NEŬTRALULOJ

La mondfama filmproduktanto Karlo Lemle (Laemmle) de l’ «Universala Film-Korporacio» per intervjuo en filmurbo apud Los Angeles esprimis sian esperon, ke esp-aj parolfilmoj fariĝos pli multnombraj post la unua eksperimento de «Paramount», k opinias, ke esp-o estos la plej efika ilo por ebligi mondpacon.

*

En kurso ĉe la polica lernejo en Tallinn enregistriĝis 206 policistoj el ĉiuj fakoj de la polico. 140 personoj fakte studas en 4 grupoj laŭ la Ĉe-metodo.

*

En Utrecht (Holando). S-o Ĉe finis sian kurson kun 101 personoj, en Arnhem kun 150 partoprenantoj, inter ili policistoj k ĵurnalistoj. En ĉi lasta urbo okazos de 17.—29. julio la dua internacia pedagogia kurso de Ĉe por profesiaj geinstruistoj.

Suplemento al la adresaro en Jarlibro

(Tiu ĉi nomaro ne estas por korespondemuloj)

(Dua parto. 9-a daŭrigo. Vidu n-on 284/95)

Marseille (Francio)

  • 16292 Pelletier L., 17 rue Beauséjour, quart. Menpenti.

Meissen (Germanio)

  • 16131 Heinemann Karl, Meisastr. 34, kompostisto.

Meudon Val Fleury (S. et O., Francio)

  • 16224 Cvetkov Mloden, 24 avenue J. d’Arc.

Minsk (Sovetio)

  • 16239 Danilĉik Nikolao, Sovetskaja 144-a, kv. 1.
  • 16238 Elkind Ilja, Leningradskaja 4, kv. 5.

Montevideo (Urugvajo)

  • 16115 Benages Jose, Calla Canelones 1003.
  • 16114 *Staub Rozalio, Casilla Coreo 208.

Moreland East N. 13 (Victoria, Aŭstralio)

  • 16187 Audley H., Butler Grove 7, vojaĝkomercisto.

Moskvo (Sovetio)

  • 1513 Karantbajvel [?] I., B. Gnezdnikovskij 10, kv. 228, 9.
  • 16078 Kalentiev [?] K. A., Sadov. Samotĉenaja 2/12, kv. 13.
  • 16002 Slobodĉikov B., Spartokovskaja [?] ul. 18, kv. 3, 66.

Mürzzuschlag (Aŭstrio)

  • 16136 Ĉerny Johann, Nansenstr. 9, seruristo.
  • 16282 Gruber Johann, Wiener Str. 76, fervojisto.

Nancy (Francio)

  • 16072 Bernardon Paul, 2 rue Drouin (Maison du Peuple), metalisto.
  • 16074 Kresch, rue Erckmann Chatrian, laboristo.
  • 16076 Meloni Gino, 2 rue Drouin (Maison du Peuple).
  • 16075 Thibonnet Pierre, 2 rue de Drouin (Maison du Peuple), oficisto.
  • 16073 Vuillaum Gaston, 17 rue de Saverne, ŝuisto.

Naro-Fominsk (Sovetio)

  • 15715 Apaev A., str. Uricka 2.

Neumünster (Holstein, Germanio)

  • 15999 Meisner Karl, Fabrikstr. 37, tornisto.

New Jersey (Usono)

  • 16017 *Bede Elizabeto, 250 Cristopher Str. Montclair.

New Malden (Surrey, Britio)

  • 16165 *Page, Stanley Avenue 25.
  • 16164 Page Aleksandro, Stanley Avenue 25, farmaciisto.

Newton Abbott (Devon, Britio)

  • 16166 *Medland H., Hillmans Rd. 40.

New York (Usono)

  • 16153 Andersen Anton, 822-58 St., Brooklyn.
  • 16152 Brown Morris, 146, W. 16 St., City.
  • 16106 Kiss N., Esp. Rondo, 350 East, 81 st. Str., City.

Niedereinsiedel (Ĉeĥoslovakio)

  • 16278 Schöne Josefo, Schänkberg 183, laboristo.

Nikolaev (Sovetio)

  • 16266 Gatinskij Leonido, Proletarskaja 12, laboristo.

Nikopol (Sovetio)

  • 16158 Gomberg Avraam, Rajparkom ĉ. 5, horloĝisto.

Norwalk (Kalifornio, Usono)

  • 16286 Seall Earl, 638, 2 nd. Avenue.

Nottingham (Britio)

  • 16080 Bull Harry, 6 Sabina Terrace, metaltornisto.
  • 16079 Kemble, E., 67 Hilton Road, Mapperley, presisto.

Novosibirsk (Sovetio)

  • 16012 Bugoslavski A. M., ul. Romanova 13, oficisto.
  • 16247 Skovarodov P. A., Relsovaja ul. 2-d, teknikisto.

Nürnberg (Germanio)

  • 15992 Müller Friedrich, Prätoriusstr. 15/1, seruristo.
  • 16299 Wittig Georg, O. Krämergasse 9, seruristo.

Odessa (Sovetio)

  • 16090 Nikulin Gr., Sadikovskaja str. 40, kudristo.
  • 16091 Ŝkolenko Aleks., ul. Ivanova 7/13, studento.

Okajama (Japanio)

  • 16129 Komatsubara H., Yoŝida-mura, Ŝinpo 516, instr.

Olakovo (Sovetio)

  • 16209 Komlev Nikolao P., laboristo.

Omsk (Sovetio)

  • 16345 Botvinik Solomon, 1 linio 84, butonisto.
  • 6564 Kulakov Petro, Ustkamenogorskaja 4, instruisto.
  • 16259 Lebedev Johano, 5 linio 38, asekur-agento.
  • 16344 Skalskij Apolono, Prolomnaja 147, kuracisto.

Opoĉka (Pskov. okr., Sovetio)

  • 16009 Ŝumilov N., Poŝtkesto 3, sovĥoz «Krasnij Paĥar».

Osaka (Japanio)

  • 16059 Niŝida-Hideo, Taiheijo Kaijo, Kasai Haken (3-ĉome Dojima-hana).
  • 11839 Oosaki-Kazuo, Daitô-Kaijô, Oe-biru, Kinugasa-ĉo.
  • 16058 Sasaki Sukemasa, Sumitono Densen Seizo-ŝo, Ŝikanzima.

Oybin (Saksio, Germanio)

  • 16274 Gaida Karl, Langestr. 77/2, laboristo.

Palafrugell (Hispanio)

  • 16294 Puignaŭ [?] F. L., Pi y Margall 40, korklaboristo.

Paris (Francio)

  • 3482 *Brochet Adolphine, rue d’Avron 73.
  • 16178 Louchard Lucien, rue de Romainville 9, 19.

Pärnu (Estonio)

  • 16281 Munak Arnold, Karuselstr. 16, agento.

Pasadena (Kalifornio, Usono)

  • 16288 Betts E. L., 1044 E. Howard Str.

Pausitz, Post Riesa (Germanio)

  • 15984 Grosse Willi, Schulgasse 7, instruisto.

Pegau (Saksio, Germanio)

  • 2383 Hellriegel E., Eulauer Str. 9, veturilfaristo.

Penzig O.-L. (Germanio)

  • 16227 Brose Walter, Görlitzer Str. 39, veturilfaristo.

Pjatiĥatka (Krivoroga distr., Sovetio)

  • 16181 Ilina R. A., Trudŝkola.

Poklaevskaja (Sovetio)

  • 10168 Javurek F., Djetskij Gorodok, Permsk. jel. dor.

Poltava (Sovetio)

  • 16006 Gavrilenko A., Proletarskaja Sokolov per. 6, elektristo.

Portugalete (Vizcaja, Hispanio)

  • 16263 Hernaez Ed., str. Villanuevo 14, ferlaboristo.

(Daŭrigota)

— página 10 —

426 SENNACIULO

MEMORNOTO

Represis el «S-ulo»:

Der Volkslehrer (instruista sind. gaz.), Langensalza, 11. 5., El la praktika vivo (285); Krasnij Altaj, Novosibirsk, 1. 5., El lando de krizo (Polio) (288); Spartacus (hung. klubgaz.), Novjorko, majo, Esp. Traktoro (275); Uj Elöre, Novjorko, 6. 5., El Taĝikio, 9. 5., Bulg. teroro; Volksstimme, Chemnitz, 6. 1., Infanekspl. en Italio, 7. 2., 10. 2., 25. 2. (el Esp.-Servo); Sächs. Volksblatt, Zwickau, 21. 12., 23. 12., 21. 1. (el Esp.-Servo); Muldenthaler Nachr., Lunzenau, 29. 3. (Esp.-Servo); O Povo, Lisbono, 28. 2., La kalamkaro (276), 12. 3., Estonta militarmilo (281), 28. 3., Diversaĵoj (281), Rekordrikoltoj (273), 18. 4., El praktika vivo (1), (285).

Represis el «La Lern.»:

O Povo, Lisbono, 28.3., pri bapto (13)

Priesper. artik. k notojn enhavis:

Der Eisenbahner, Wien, 9. 5. (alvoko en esp.); Signalen, Stokh., 15. 5.; Accion Cooperatista, Barcel., 16. 5.; Vojovniĉij Bezvirnik, Kiev (liberpens.), 20. 4. (ankaŭ peresp. mat.); Udarnik, Kiev, n-o 6; Daily Worker, London, 17. 5.; Uj Elöre, Novj., 1. 5., 5. 5.; New York Times, 27. 4.; O Seculo, Lisbono, 24. 3., 28. 3., 15. 4., 20. 4.; Diario de Noticias, Lisb., 18. 3., 20. 3., 21. 3., 28. 3., 2. 4.; Diario de Lisboa, 8. 4., 15. 4.; O Globo, Lisb., 9. 2., 23. 2., 8. 3.; Burgstädter Anzeiger, 27. 11.; Glauchauer Ztg., 29. 11.; Muldenth. Nachr., 18. 12., 16. 1., 29. 3.; Crimmitsch. Ztg., 18. 12., 22. 1.; Volksstimme, Chemnitz, de jan. ĝis marto 10 notoj; Sächs. Volksbl., Zwickau, de jan. ĝis marto 4 notoj; Limbacher Tagebl., 5. 2.

Pri SAT enpresis:

O Povo, Lisbono, 24. 2.

Peresper. materialon enpresis:

Krasnij Altaj, Novosibirsk, 1. 5.; La Protesta, Buenos Aires, 18. 4.; The Los Angeles Citizen, 9. 5. (Esp.-Servo 289); Uj Elöre, Novj., 8. 5.; Daily Worker, Novjorko, 1. 5., 2. 5.; Turkmensakaja Iskra, Aŝhabad, 1. 5.; Udarnik, Tuapse, 1. 5.

NIA POŜTO

Peredelci. Via subskribo estas tute nelegebla. Skribu la adr. pres-k latinlitere. Al viaj demandoj: 1. Temas pri apartigo Sind-on de la prov. de B.; 2. La Konvencio volas nuligi la dividon je hinduismana k mahometana grupoj k forigi specialajn mahomet. privilegiojn (Vd. pri tio en n-o 291, p. 351).

15 618. — Certe via artikolo aperos.

2121. — Ni uzos siavice vian «Tagon».

15 428. — Ni uzos vian div. materialon, tiom kiom la loko permesos. Kliŝo alvenis.

7537 k aliaj. — Vi devus sendi raportetojn destinitajn por Paĝo de Esperanto-Servo rekte al ties redaktoro, kiu sola estas respondeca pri la enhavo de tiu Paĝo k decidas pri uzo aŭ neuzo de tiu aŭ alia manuskripto. Ĝuste adresante vi evitas prokraston. Red.

7381. — Ni ne kulpas. Antaŭ 4 semajnoj ni ricevis la lastajn listojn el Moskvo.

15 998. — Via PK ne taŭgas por resp. — Malnovaj numeroj de Senn. Revuo tute elĉerpitaj. Adm.

Atentigo! K-doj metu sur siaj leteroj al la Redakcio ĉiam siajn nomon k adreson!

[REKLAMO p.10] La multkoloraj, ilustritaj poŝtkartoj de SAT estas unika provo, bilde esprimi nian idealon. En la korespondado kun varbotoj tiuj kartoj estos tre utilaj al vi. Tial aĉetu ilin ĉe la Administrejo de SAT, R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O 27. La kompleta serio, konsistanta el 5 diversaj kartoj, kostas 0,50 g. mk.

Nekrologo

La 27-an de majo mortis, 28-jara, en Marseille, post teruregaj suferoj, unu el niaj plej malnovaj k fervoraj SAT-anoj

RAVEL LEONO (5326)

Malsana de sia naskiĝo, k fizike treege malforta, li tamen serioze lernis esp-on k ĝin propagandis en ĉiuj lab. rondoj, ĉar li komprenis la gravon de nia lingvo por la liberigo de l’ homaro. Li kuraĝe k senĉese luktis kontraŭ la rena tuberkulozo, kiu jam de longe trafis lin. Devigata perlabori sian vivon malgraŭ tio, li montris ĉiuokaze grandegan kuraĝon k nekredeblan energion. Li neniam forlasis la SAT-anajn vicojn, kiel multaj aliaj. Se li ne vivis dum multaj jaroj, li tamen mortis kun la certo, ke li faris ion utilan dum sia mallonga vivo, k tiu penso multe mildigis liajn suferojn dum la lastaj tagoj. Li deziris, ke la SAT-insigno lin akompanu en la ĉerko.

Ni honoru lian memoron, ĉiam pli fervore propagandante nian lingvon k uzante ĝin en la servo de l’ tutmonda proletaro.

Lab. Esp. Grupo en Marseille.

La nove aranĝita SAT-kurso en Mylau (Vgtl.)

al kiu partoprenas malnovaj membroj k novuloj, koresp. kun siaj labor-gefratoj en la tuta mondo. Pri ĉ. temoj, ĉu politiko, arto, sporto, kooperativo, sindikato ktp., interŝ. fotojn, nac. il. gazetojn, PM. — La Gek-doj en Alĝerio, Usono, Hispanio, Japanio k en nordaj landoj estas precipe petataj koresp. kun ni, bfl. — Ĉiu resp. letero de ni enhavos grandan surprizaĵon por la adresato! Skribu tuj al: SAT-grupo de Esperanto, gvid. K-do Robert Dietz, Kiesgrube, Neubau, 3, Mylau, Vogtlando (Germanio).

[REKLAMO p.10] JARABONO por membroj . . . 8 mk. g. — por nemembroj . . 9 mk. g. — Ankaŭ ¼-jare abonebla!

KORESPONDADO

ĈEĤOSLOVAKIO

K-do Rudolf Burkert, Dobruŝka sciigas al ĉ. koresp-antoj, ke al li nun ne estas eble respondi pro vojaĝado dum tri monatoj, sed tiam nepre skribos. — Saluton!

FRANCIO

Atentu! Mi ricevis je mia anonco en n-o 288 proks. 60 PK k L, precipe el Sovetio. Dankante al la skribintoj, mi bedaŭras ne povi koresp. kun ĉiuj. K-do Z. Fisz, Metz.

GERMANIO

K-do Alfred Rössler, ree loĝas en Esslingen/N., Kupferstr. 8. Gesovetianoj daŭrigu la koresp-adon!

K-do Fr. Meier (22-jara sportulo), Fritz-Reuter-Str. 27, Rostock, dez. koresp. kĉl. gekamaradoj, PI, L.

NEDERLANDO

K-do H. V. Santen, Columbusplein 33; Amsterdam-W. dez. koresp. kun Tolstojanoj k teozofoj, nur el Sovetio.

POLIO

— Grupo el 30 perfektiĝantaj lab. esp-istoj koresp. kĉl, pri ĉ. temoj. Resp. garantias K-do 14 506. Adr.: Leo Bornŝtajn, ul. Konstantynovska 45, Lodz.

RUMANIO

K-do Eugeno Ferenczi, Str. Eminescu 6, Arad, interŝ. PI, PM, fotojn kun tutmondaj gesamideanoj. Diskutas pri div. temoj.

KIU INTERESIĜAS

pri historiaj SAT-dokumentoj, — la malnovaj kajeroj de l’ antaŭulo de SENNACIULO:

SENNACIECA REVUO?

Kompletaj serioj estas livereblaj! Pri prezo k precizaj informoj oni turnu sin al: K-do J. Habert, avenue de la Somme 30, Sucy (S. et O.), Francio.

Letervespero

por eŭropanoj kaj ekstereŭropanoj

Laborista Esperanto-Grupo Pirmasens (Pfalz) aranĝos la 3. julio por eŭropanoj k la 7. aŭgusto por ekstereŭropanoj letervesperon pri ĉ. temoj. — Gek-doj el ĉ. landoj, sendu multnombre L, PK, PI, gaz., ĵurnalojn al: K-do Friedrich Kärcher, Homärtelstr. 16, Pirmasens (Pfalz), Germanio. — Ni certe respondos!

ENHAVO:

paĝo
Kiam ni atingos la kvinan milon? 417—418
La Stokholma ekspozicio 418
Klarigoj, komentoj, respondoj 419
Patriotismo 419—420
La evoluo sen dio 419—420
Anarkismo pri Sennaciismo 420—421
Libera sen-antaŭjuĝa mondo 421
Esperanto-Servo 422
Sennaciula Liberpensula Paĝo 423
Tra Esperantio 424—426

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

N.º 298, 19 de junio de 1930

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

6-a Jaro, N-o 298 — APERAS SEMAJNE — Leipzig, 19./6. 1930

[BILDO p.1 | 43,4,55,13] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Kolmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerĥner

I.T.F.

La unua grava, mondampleksa laborista organizo, kiu ne nur per vortoj agnoskis la valoron de esperanto, sed ankaŭ per multaj agoj — jam depost la jaro 1924 — pruvas sian konvinkon pri la grava rolo de nia lingvo por la tutmondaj interrilatoj de proletaj organizoj, estas la Internacia Transportlaborista Federacio (mallonge: ITF). Tiun favoran sintenon (bedaŭrinde ne tre ordinaran, kiel ĉiuj el ni scias) la esperantistaro ŝuldas ĉefe al la vigla fervoro de ĝia sekretario K-do Nathans, mem esperantisto, kiu hodiaŭ bonvolis komplezi al ni per transsendo de l’ sekvanta bone informanta artikolo, speciale verkita por «S-ulo». Red.

La ĉiam pli kreskanta disvolviĝo de la trafiko kreis novan kategorion de proletaro, la transportlaboristojn. Fervojo, aŭtomobilo, ŝipo, aeroplano postuladis ĉiam pli da priservantoj, rekrutiĝantaj el la vicoj de la simpla laboristaro. Ĉar la trafikrimedoj donas la eblon de grandegaj profitoj, tial la kapitalismo baldaŭ okupis ilin k faris el ili fontojn de dividendoj. Kompreneble je la kostoj de la laboristaro. Eĉ kiam la ŝtato ekkomprenis la grandegan ekonomian valoron de l’ trafiko, k transprenis en sian administradon ĉefe la fervojojn k la ŝiparon, ne ĉesis la ekspluatado, k la laboristoj ofte devis defendi sin kontraŭ la egoismo de la burĝaj ŝtatoj, kiuj ne donis al ili la necesajn vivrimedojn, kvankam la tuta ekonomia vivo grandparte dependas de ili.

Karakteriza trajto de la transporto estas la internacieco. La natura tasko de la transportiloj estas, veturigi homojn aŭ varojn de unu lando al alia. Estas tial klare, ke la interesosfero de la posedantoj de l’ trafikrimedoj, ĉu ŝtatoj, ĉu privataj kompanioj, estas la tuta mondo. Tiu ĉi cirkonstanco evidentigas, ke la transportlaboristoj eksentis pli ol aliaj laboristoj la neceson de internacia batalkomuneco.

[BILDO p.1 | 36,46,62,78] Desegnaĵo: grupo de laboristoj de diversaj rasoj, premitaj unu kontraŭ la alia, tenas standardon; sur la standardo kaj sur ŝildoj la signo «ITF» en rombo.

Proletoj el ĉiuj landoj, unuiĝu!

Jam en jaro 1893 fondis la fervojistoj t. n. «Internacian studan komisionon», kiu fariĝis kvazaŭ ĝermo de la Internacia Transportlaborista Federacio (ITF), fondiĝinta en j. 1897. Tiu ĉi organizo estis atinginta jam unu milionon da membroj, kiam eksplodis la mondmilito. Tiam ITF ne estis ankoraŭ sufiĉe forta por efike kontraŭstari la detruan furiozon de la kapitalistaro k malhelpi la militon. Tial fariĝis ankaŭ ITF, kiel la aliaj internaciaj asocioj, viktimo de la milito. Tamen la ĝermoj restis, k ITF estis la unua, post la milito refondiĝinta organizo laborista.

Tiutempe, en j. 1919, aliĝis al ITF 12 organizoj el 7 landoj kun sume 746 500 membroj. Inter ili estis fervojistoj, maristoj, tramistoj, ŝoforoj k aliaj transportlaboristoj. En la j. 1920 kreskis la membraro jam al 1 547 000 unuigitaj en 14 organizoj el 8 landoj. La plej alta stato estis atingita en j. 1921 kun 2 692 000 da membroj en 32 organizoj el 16 landoj. Pro la ĝenerala ekonomia krizo en la tuta mondo, ega kresko de l’ senlaboreco ktp. malkreskis iom la membrostato, sed la partopreno laŭ landoj k organizoj kreskadis plue. En la j. 1929 estis la stato de ITF jena:

Argentino 68 000 Hispanio 23 000
Aŭstralio 2 000 Holando 44 000
Aŭstrio 131 000 Hungario 5 000
Belgio 82 000 Irlando 5 000
Brazilio 1 000 Islando 1 400
Britio 573 000 Jugoslavio 5 800
Bulgario 4 000 Kanado 14 000
Ĉeĥoslovakio 75 000 Latvio 4 800
Danio 38 000 Luksemburgo 5 000
Estonio 1 300 Norvegio 18 000
Finnlando 12 000 Palestino 700
Francio 88 000 Polio 66 000
Germanio 602 000 Rumanio 2 300
Grekio 7 000 Svedio 73 000
Hindio 110 000 Svisio 40 000
Hindonezio 2 600

Sekve estis en la j. 1929 en ITF organizitaj proks. 2 110 000 da transportlaboristoj el 80 organizoj k 31

— página 2 —

428 SENNACIULO

landoj. La statistiko por la j. 1930, kiu ankoraŭ ne estas preta, montras kreskon de la membraro, aliĝintaj organizoj k landoj. La aliĝoj venas precipe el malproksimaj landoj; aliĝis ekz. la japanaj maristoj, fervojistoj el Ĉinio k transportlaboristoj el Trinidad k Kubo. Tial ni povas nun kalkuli proks. 93 organizojn el 34 landoj.

La celo de ITF estas precipe ekonomia. Ĝi celas plibonigi la ekonomian situacion de la transportlaboristoj en la tuta mondo per subteno al ilia batalo kontraŭ la ekspluatantoj. Tion ĝi faras per tiu maniero, ke ĝi ekz. aranĝas solidarajn movadojn en landoj, najbaraj al tiu, en kiu la laboristoj strikas. Per tio oni jam sukcesis atingi, ke la strikantoj gajnis sian batalon. Konsciante, ke la milito estas la plej granda danĝero por la laboristaro, ITF ankaŭ uzas ĉiujn disponeblajn rimedojn por kontraŭbatali la militan danĝeron. Sed ne nur per rezolucioj, kiuj plej ofte havas neniun praktikan valoron. Ĝi provis per bojkotaj movadoj de la transportlaboristoj kontraŭbatali la militon. Tiel okazis kelkfoje. Tiam rifuzis la fervojistoj k maristoj el diversaj landoj transporti municion k armilojn. Same ĝi organizis bojkotan movadon kontraŭ la blanka teroro en Hungario, dum kiu precipe la aŭstriaj K-doj sin distingis per sia modela disciplino.

Kompreneble, ITF estas ĉe la komenco de sia agado, sed ĝi kreskas k plifortiĝas k per tio kapablos pli sukcesplene batali en la intereso de la laboristaro.

* * *

Kiel internacia organizo sentas ITF ankaŭ tute klare la lingvajn malfacilojn. La korespondado devas okazi en kelkaj lingvoj, la Bulteno de «ITF» aperas en angla, franca, germana, hispana k sveda lingvoj. Ankaŭ la internacia gazetservo estas diverslingva. Tial ITF alte taksas la valoron de la internacia lingvo. Jam en j. 1924 la kongreso de ITF en Hamburg agnoskis la neceson de esperanto; poste, en j. 1925, okupis sin pri la problemo la ĝenerala konsilantaro de ITF k konstatis la samon. Dum la kongreso de Stokholmo en j. 1928 oni akceptis rezolucion, rekomendantan la disvastigadon de esperanto inter la ITF-anaro. Sed ankaŭ en tiu rilato ne restis nur la rezolucio. La oficejo de ITF mem praktike uzas la lingvon respondante ĉiujn esperantlingvajn korespondaĵojn esperante k eldonante komunikojn por la gazetaro en esperanto. La intencita eldono de esperantlingva Bulteno de «ITF» ne povis okazi pro nesufiĉa nombro de abonantoj; tamen ankaŭ tiu ĉi intenco iam efektiviĝos.

ITF iras la bone elprovitan vojon al siaj celoj, apogante sin al la internacia solidaro-sento de la tutmonda laboristaro. Ĝi estas konvinkita, ke per helpo de ĉiuj ekspluatatoj ĝi atingos tiun celon: la liberigon el la jugo de la sangavida kapitalismo.

FAZO DE KLASBATALO

(El Francio)

En Francio la ŝtatoficistoj, same kiel aliaj laboristoj, pli malpli suferis pro la postmilita inflacio k ties konsekvencoj. Neniam la salajroj estis sufiĉe altaj rilate al vivkareco. Por igi paciencaj la plej postulemajn, la diversaj sinsekvaj registaroj plende motivis la malbonan financan situacion de Francio, k ankaŭ inside uzis la malnovan taktikon: dividi por regi. Fakte, plurfoje kiam la oficistoj fariĝis tro postulemaj, la registaro voĉdonigis de la parlamentoj kreditojn dispartigotajn inter la diversaj fakoj k kategorioj (instruistoj, P. T. T. R.¹-istoj, akciz-oficistoj, doganistoj k. a.). Preskaŭ ĉiam la kreditoj estis nesufiĉaj por kontentigi ĉiujn. Tio estis kaŭzo de malpaciĝo, ĉar iuj sin trovis malfavoritaj rilate al aliaj. Tiele ili malsaĝe interdisputis, anstataŭ unuigi siajn fortojn por pli racie batali kontraŭ sia komuna mastro, la ŝtato. Tamen, iu fako, la PTTR-istaro, du- aŭ tri-foje kuraĝis reagi, k mallongdaŭre strikis dum nur kelkaj horoj.

Kaj jen denove, en monato majo, la PTTR-istoj travivis febran periodon, kiun kaŭzis indigniga maljustegaĵo de la registaro. Fakte de longe ĉiuj ŝtatoficistoj atendas senpacience, ke la registaro plenumu siajn promesojn, t. e. plialtigu la salajrojn konforme al la vivkareco, kiu nun estas preskaŭ sepoble pli alta, ol antaŭmilite. Jam de kelke da tempo oni scias, ke ekzemple direktoroj (supera grado) de l’ PTTR-administracio ricevos salajron sepoble pli altan, ol antaŭmilite. Tiom pli bone, pensis multaj, ĉar ankaŭ la malsuper-gradaj oficistoj nedubeble fine ricevos konformajn salajrojn. Sed kiam ĉi tiuj eksciis, ke ili ricevos nur kvinoble pli, ol antaŭmilite, indignego fariĝis ĝenerala. En ĉiuj grandaj urboj okazis protestkunvenoj; blovis strika vento. La 15-an de majo la sindikatestroj ordonis duhoran strikadon. Entuziasme la personaro obeis la ordonon. En ĉiuj grandaj urboj, de la 11-a ĝis la 13-a horo, telegrafistoj k telefonistoj strikis; je la 18-a estis la vico de la poŝtistoj.

Rimarkinda estis la maltimo de la virina personaro, k ĉefe de la telefonistinoj, kiuj malgraŭ la minacoj de la estroj preskaŭ senescepte obeis la strikordonon. En la ejo de la subskribinto ankaŭ ĉiuj dejorantoj, ĉirkaŭe 20, dum du horoj rifuzis labori k tiele tute malhelpis la funkciadon de tre gravaj interkomunikoj inter Francio k diversaj aliaj landoj.

Tuja estis la venĝa respondo de la faŝismema registaro. Preskaŭ 100 ge-PTTR-istoj estis senoficigataj k multaj aliaj ricevis aŭ ricevos malpli gravajn punojn. Plie ĝi faris terurajn minacojn, en la okazo se ili denove strikos.

Kaj la plimulto el la gazetoj profitis la okazon por inciti la publikon kontraŭ la strikintoj k ĉiuj ŝtatoficistoj, kiuj kuraĝas lukti kontraŭ la reganta kapitalismo anstataŭ sklavaĉe servi ĝin.

Ŝajnas, ke la registaro intence naskis tiun konflikton por politike plifirmigi sian potencon k eble ankaŭ por senigi la ŝtatoficistaron je la rajto unuiĝi.

Antaŭ la minacanta danĝero ŝajnas, ke la diversaj fakoj k kategorioj forgesas siajn kverelojn. Espereble ili fine komprenos, ke nur unuiĝo donas forton.

Nun oni atendas! Kio rezultos? Evidente la konflikto ne baldaŭ finiĝos, kiel naive kredas iuj. Ĝi estas nur fazo de klasbatalo, k fina solvo estos atingita nur kiam ĉiuj proletoj unuiĝantaj estos renversintaj sian komunan malamikon, la kapitalismon.

— Hermano.

¹ P. T. T. R. = Poŝto, telegrafio, telefonio, radiotelegrafio.

★

LETERO EL BELGIO

Mi estas ladisto k forkurinto de jugoslava blanka teroro, kie laboristoj havas nenian rajton. Nuntempe mi laboras en Belgio en malgranda fabriko kiel ladisto. Mi venis tien tra Germanio k Holando, plejparte piede, de nia 9-a Kongreso en Leipzig.

Mi laboris ĉi tie kelkajn monatojn kiel simpla laboristo, ĉar mi tute ne sciis francan nek flandran lingvojn. Nun mi iomete scipovas france paroli k tiel mi ricevis laboron en mia metio. Sed la ĉi tieaj kapitalistoj ŝajnas al mi pli postulemaj ol tiuj en mia blankterora lando. Kiam mi laboris kiel simpla laboristo, mi devis ĉiutage tiel laboregi, ke mi perdis preskaŭ ĉiujn fortojn. Vi ne povas levi la kapon aŭ ekbruligi cigaredon, ĉar vi estas tuj maldungita.

En la momento, kiam vi estas maldungita, retrovi laboron vi ne povas nuntempe, pro tio ke ĉi tie estas amasigitaj multaj eksterlandaj laboristoj, kiuj vagadas ĉie senlaboraj kiel senkapaj musoj, k preskaŭ ĉiuj estas sen klaskonscio k neorganizitaj; tiel ili

— página 3 —

SENNACIULO 429

(aŭ ni) multe embarasas la belgajn organizitajn laboristojn, kiuj ne povas plibonigi siajn ŝancojn pro multaj eksterlandaj neorganizitaj laboristoj, kiuj estas ĉiam pretaj ekkomenci labori kiel strikrompantoj por plej mizera salajro.

Ankaŭ multaj belgaj laboristoj, speciale tiuj en vilaĝaj fabrikoj, kiuj lastaj ekzistas preskaŭ en ĉiu vilaĝo, laboras en plej mizeraj cirkonstancoj; sed ili estas tute indiferentaj k malvarmsangaj kontraŭ tia ekspluatado. Mi pensas, ke grandan influon havas sur ilin la edukado en diversaj burĝaj infanludejoj k -ĝardenoj, kie oni komencas stultigi infanojn ankoraŭ preskaŭ ne scipovantajn paroli. Tiaj en Belgio ekzistas en ĉiu vilaĝo. Tiel la koncernaj infanoj nature estas perdataj por ĉiam por la laborista afero.

Tri kvaronoj de l’ belgaj laboristoj ne havas sian propran loĝejon. Ĉiuj plejparte estas devigataj loĝadi ĉe sia ekspluatisto k ne povas, se ili kolektis kelkajn monerojn, aĉeti peceton da tero, ĉar tion la mastro ne permesas al ili. Aliel li ne povus ligi ilin kiel obeemajn sklavojn en sia fabriko.

Antaŭ kelkaj tagoj mi postulis de mia mastro, posedanto de ok fabrikoj, plialtigon de mia salajro, sed li ne konsentis, eĉ ne volis paroli kun mi. Mi forlasis la laboron k lasis ankoraŭ krediton de 260 frankoj ĉe li. Li sciigis al mi, ke mi neniam ricevos tiun monsumon, ĉar mi ne estas obeema, k ke multaj aliaj ne havas tiel altan salajron kiel mi, sed ĉiam estas kontentaj. Li posedas duonon de l’ vilaĝo Tert (Tertre), nomiĝas s-o Luiz Eskoyez k havas ankoraŭ 7 fabrikojn en aliaj lokoj, ĉiuj lia propraĵo. Sed eĉ tio ne ankoraŭ sufiĉas; krome li forrabas monon de malriĉaj laboristoj en la priskribita maniero.

L. Markoviĉ (13 335), Tertre.

[REKLAMO p.3] BIBLIOTEKO DE SENNACIULO — 10-a volumo / Serio Scienco — La Vojoj de formiĝo kaj disvastiĝo de la Lingvo Internacia. Studo de E. DREZEN. Esperantigis el rusa lingvo N. N. Kun kronologia tabelo pri la historio de lingvoj internaciaj kaj universalaj. 64 pĝ. Prezo: 0,60 mk. g. — Administracio de SAT, Colmstrasse 1, LEIPZIG O 27. En Sovetio: CK de SEU, Poŝtkesto 630, MOSKVO.

La raciigo de l’ laboro ĉe la Skoda-fabrikoj

Mi estas laboristo en grandega ferindustria fabriko «Skoda», kies ĉeflaborejoj troviĝas en Plzen (Ĉeĥoslovakio) k kiu dank’ al krima malpliigado je homaj rajtoj de l’ laboristoj ĉiam pli k pli prosperas. Ĝi okupis (sume kun aliurbaj filioj)

en jaro 1926 20 460 laboristojn
en jaro 1928 24 487 laboristojn
en jaro 1929 32 374 laboristojn
en jaro 1930 (komenco) 37 388 laboristojn

La neta profito por j. 1929 estas 67 080 873 kronoj ĉeĥaj (ĉ. 2 milionoj da dolaroj); la akciuloj enpoŝigis je 14 milionoj pli ol antaŭan jaron. Nun, laŭŝajne por ankoraŭ pli malbonigi la laborkondiĉojn, ili rekomencas la antaŭ nelonge ĉesigitan maldungadon al laboristoj.

En la filerte elpensita sistemo, nomata raciigo, kiu vere estas ĥaosa tumulto, ludas tre ĉagrenan rolon iamaj laboristoj, kiujn la firmo starigas sur tre gravajn postenojn de majstroj, k t. n. «kalkul»-majstroj (t. e. homoj, kiuj elkalkulas la prezojn laŭ popeca pagsistemo), ktp., tute ne atentante, ĉu ili posedas la necesan scion por tio. Ili estas, samkiel laboristoj, la viktimoj de l’ sistemo, kiu donas al ili direktivojn por ekspluati la laboristojn.

Por montri la praktikadon de l’ raciigo, sufiĉas jena ekzemplo: En mia metiejo oni antaŭ ioma tempo anoncis la produktadon laŭ «novaj, modernaj k sciencaj metodoj». Ili videbliĝis ne per la pliperfektigo al maŝinoj aŭ en laborprocedoj, nek per alio, sed oni deprenis de ĉiuj prezoj po pecoj 30%.

La kalkul-majstroj ankaŭ ĉiam fiksas la prezojn kiel eble plej malaltaj, por plej multe laborigi la metiistojn. Kiaj «saĝuloj» ili estas, videbliĝas el la fakto, ke ili ofte devis aldoni al prezo, pri kiu ili antaŭe diris, ke ĝi estas sufiĉa, eĉ 300% k pli. La laboristoj tre ofte plendas k eĉ postulas, ke la kalkulmajstro mem provu prilabori la pecon. Kutime ili ricevas respondon: «Tio ne estas mia afero.» Tamen okazis kelkfoje, ke pli memfidaj el tiuj lertuloj kuraĝis tion fari, sed ho ve! — plej ofte ili fuŝis la prilaboraĵon.

Cetere, ili ne turmentas sian kapon per iaj kalkuloj. Ili simple spionas el ia kaŝejo, kiel longe daŭras la prilaborado k laŭ tio fiksas la prezojn. Tian provserĉadon oni nomas «scienca administrado de l’ laboro»!

Kompreneble, la neracia «raciigado» havas por la mastroj tute kontraŭajn sekvojn je tiuj, kiuj estis atingotaj. Tiel en mia laborejo, por ŝpari produktokostojn, oni mendis novan, specialan maŝinon. Oni devis prilabori 150 pecojn; laŭ malnova, «malracia» maniero oni estus paginta al metiistoj sume 750 ĉ. kr. La nova multekosta maŝino produktis 80 pecojn k treege difektiĝis. Tiel oni sukcesis «ŝpari» kelkajn milojn da kronoj. La sinjoro, kiu elpensis tiun «profitdonan» ŝanĝon en la laborprocedo, eĉ ne estis riproĉata. Aliflanke, kiam laboristo difektas borilon, li devas pagi punmonon, kiu kelkokaze eĉ superas la vendoprezon. Se oni, venante matene en laborejon, malfruas je 1 aŭ 2 minutoj, oni estas monpunata. Same, se iu forgesas kontrolstampi, ĉe alveno aŭ foriro, sian karton, eĉ oni rifuzas salajri la neindikitan tempon, kvankam oni povas tre facile kontroli, ĉu la homo efektive laboris.

La kaŭzo de vundiĝoj troviĝas plejparte en la tumulta plenumado de l’ laboroj. Lastsemajne 12 grave vunditaj laboristoj estis transportataj el tiu ĉi buĉejo en la urban hospitalon. En unu kazo eĉ ne estis ĉemane en metiejo la necesaj bandaĝoj!

Sed la akciulojn ne tuŝas la buĉado al laboristoj, nek forŝirita mano, elpuŝita okulo. Ĉu ili suferas malsaton k mizeron kun la armeo el vidvinoj k georfoj? Por ili gravas atingi rekordojn en produktado, profit-plialtigon . .

15 618, Plzen (Ĉeĥoslovakio).

★

Por nia distro

[BILDO p.3 | 63,56,86,77] Karikaturo: virino kaj viro kun ĉapelo en la mano rigardas strangan skulptaĵon sur piedestalo, similan al radioaparato kun laŭtparolila korno.

— Ĉu estas radio-akceptilo?

— Ne, estas mia busto, farita de superrealista skulptisto.

Vendkapablo

«Patro, kia estas lerta vendisto?»

«Estas homo, kiu kapablas kredigi iun, kiu envenis por aĉeti butonon, ke necesas aĉeti tutan vestaĵon.»

Menciu nepre esperanton ĉe represigo de artikoloj esp.-devenaj!

— página 4 —

430 SENNACIULO

KRIEGU ĈINIO!

Ĝis nun mi vidis dramon en teatro, sed la emocian teatraĵon «Kriegu Ĉinio» de S. Tretjakov mi travivis. Temas pri mortigo al usona komercisto, kiu post disputo kun ĉina fiŝkaptisto el boato falis en la maron k dronis. La fiŝkaptisto forkuris. En la haveno antaŭ la ĉinia urbo Vanŝien, kie okazis tio, troviĝis anglia militŝipo. Ĉe ties kapitano aperas la ĉina daŭgin (urbestro), akompanata de studento kiel interpretisto, k esprimas sian bedaŭron pri la akcidento. La kapitano ne konsentas k postulas, ke post 24 horoj devas esti mortigita la «murdinto». «Sen juĝa procedo?», demandas la studento. «Vi ja povas aranĝi ĝin, se vi volas.» «Sed se ni ne trovos la kulpulon dum tiu mallonga tempo?» «Tiukaze kaptu 2 aliajn personojn k mortpafu ilin!» «Sed tiuj ja estus senkulpaj!» «Egale. Oni devas fari punekzemplon.» «Kaj se ni rifuzas vian postulon?» «Do mi direktigos la ŝipkanonojn kontraŭ via urbo k bombardigos ĝin.» Vane la ĉinoj certigas, ke la mortiginto estos fervore serĉata de la polico, vane ili alvokas la juston k homecon, vane ili minacas apelacii la socialistan ministro-prezidanton de Anglio. Necedema restas la kapitano. «Mi nur konas la ministroprezidanton de mia reĝa moŝto», li finas la debaton.

La ĉina loĝantaro ekekscitiĝas. Anglaj maristoj okupas la telegrafan oficejon k malhelpas la studenton, forsendi protesttelegramon. «Estas nia telegrafejo», li argumentas. Sed la perforto regas, en sia propra lando la ĉinoj estas katenitaj.

Inter la fiŝkaptistaro oni serĉas du homojn destinotajn por la morto. La kulioj grumbladas. «Mi ne volas morti!» «Mi mortigis neniun!» «Kial

[BILDO p.4 | 38,22,66,38] Desegnaĵo: du ĉinoj, unu sidanta kaj gestanta, antaŭ velŝipo kaj militŝipoj en la haveno.

mi mortu?» «Ili ne kuraĝos detrui la urbon!» Unu ekstaras: «Kial vi devos morti? Ĉar vi estas malriĉaj, tio estas via kulpo!»

Ankoraŭfoje la ĉinaj delegitoj provas, per petoj ŝanĝi la arbitran decidon; kontraŭ sia sento ili genufleksas antaŭ la kapitano k eĉ kisas la pavimon. «Bone», diras la kapitano, «oni ne mortpafos la kulpulojn; mi permesas, ke oni pendigu ilin.» Furioze ambaŭ ĉinoj foriras.

La fiŝkaptistoj lotas pri du viktimoj. Kortuŝe, kiel unu post la alia balotas k fine infano anstataŭ sia patro eltiras la mortolotaĵon. Voĉoj laŭtiĝas: «Se ili nur lasus al ni la vivon, ni laborus ja volonte tute senpage.» «Kiam venos la savantoj», ekkrias kelkaj, «kiuj liberigos nin de la subpremantoj!» «La savantoj jam estas ĉi tie», respondas kulio. «Kie? Kie?» «Inter ni. Vi, vi, mi k vi . . . Ni mem devas konkeri al ni la liberon. Kiel en aliaj landoj . . .» «Tio ne ekzistas. Vi fanfaronas . . .» «Ne. Tie niaj fratoj batalis por la liberigo k mortis por ni . . .» «Por ni?» «Jes. Por vi, por vi, por vi . . . Ankaŭ ni lernu morti!»

Oni pendigas la du malfeliĉulojn. Trankvile la unua paŝas al la pendigilo, demandinte: «Fiŝkaptistoj de Vanŝien, ĉu vi forgesos min?» «Ne! Neniam!» La alia plendas, ĉirkaŭbatas. «Mi ankoraŭ volas vivi!» Lia edzino kun la ploranta fileto ĵetas sin antaŭ la piedojn de l’ kapitano. La popolo ekribelas. La kapitano montras sian revolveron k diras: «Ĉi tie mi staras k nenia potenco povas forigi min.» Nun sekvas simbola batalo, la kulioj mortigas la kapitanon, forpelas la soldatojn k flirtigas ĉinan standardon. «For el Ĉinio!» «Unu mortos, sed dek ekstaros!» «Dek mortos, sed centoj ekstaros!» «Centoj mortos, sed miloj ekstaros!» «Kriegu Ĉinio!» —

Tiu plenefika scenaro, verkita laŭ vera okazaĵo, malkovras la brutan konduton de la «kulturpioniroj», la bestecon de la blanka raso, kiu je la nomo de la civilizo ĉie ekspluatadas k turmentas la homojn. Estas flama akuzo kontraŭ la kapitalismo.

Post ĉiu sceno aŭdiĝis la tondro de aplaŭdantaj laboristaj manoj tra la teatro. Je la fino ĉiuj ekkantis la «Internacio»-n. Proleta travivaĵo.

F. S., Vieno (16 362).

LA EVOLUO SEN DIO

(Daŭrigo. Vidu n-ojn 293/97)

La adaptiĝo forigas la celecon

La evoluo malkonfirmas la solan akcepteblan argumenton, kiu estis prezentita por pravigi la ekziston de dio: la fincel-argumenton.

La nordlandaj bestoj posedas pli dikan pelton ol la sudlandaj. Ĉu ne estas pli racie aserti, kun la ateistoj k la evoluistoj, ke la diferenco de l’ peltdiko estas la rezulto de l’ klimata diferenco — ol imagi, kun la pastroj, ke ĉiela tajloro difinas la vestaĵon de l’ diversaj bestoj? La senĉesa forbuĉiĝo de l’ neadaptitoj kondukis al la volita tipo de diversaj peltoj.

La naiva virino, kiu dankis dion, ĉar li kreis la riverojn, por ke ili trafluu la multloĝatajn urbojn, posedis animon de teologo.

La pastroj povus tute bone ankaŭ danki dion, ĉar li kreis la fluejojn de l’ riveroj, por ke la akvo fluu en ili, aŭ iliajn krurojn sufiĉe longaj por tuŝi la teron. Certe ekzistas adaptiĝo en la naturo: la kontinua ekzisto de neadaptiĝantoj estas nekomprenebla.

La pastro provizas la naturon per siaj propraj sentoj k nenio alia. Rubanda vermo (tenio) povus tute bone ankaŭ glori dion, ĉar sia ĉirkaŭo estas tiel agrabla. — Pastra vermo povus danki dion esti kreinta la homon.

Gete (Goethe) ridindigis la fincel-argumenton, kiu laŭdas dion esti antaŭ-ordoninta la korkokverkon por liveri ŝtopilojn.

Se dio projektis la perfektan okulon, kiu projektis la oblikvajn okulojn, la mukozajn okulojn, la strab-okulojn? Kial la korneaj makuloj? Kial la pastroj ne parolas pri la hokoj de l’ vipero? Se la homo posedus kvar okulojn, tri okulojn — unu solan okulon — la pastroj en tio ankoraŭ malkovrus intencon.

Ke oni demandu sin, kia estis la intenco de dio, kiam li kreis la mikrobon de l’ difterito. La cezara operacio sufiĉas sola por senvalorigi la fincel-argumenton.

Multnombraj organoj de l’ homa korpo estas neperfektaj. Ĉu dio estas senspertulo, ĉu nia mondo estis lia unua provo? Ke li povu plispertiĝi!

Se estas malprudente nei, ke la homo respondas al plano, ĉu estas ankaŭ absurde nei, ke estaĵo supera al la homo ne respondas al plano? Kiu projektis dion?

La ekzemplo pri la horloĝo estas unu el la plej preferataj inter la pastraro. Ne la ekzisto de l’ horloĝo en si, sed la fakto, ke tiu ĉi ekzisto antaŭsupozigas fabrikinton, horloĝiston. Kiu vidis dion fabriki mondojn? Se truo estas fosita de rato, ĉu sekvas, ke la abismo de Padirak¹ (Padirac) aŭ la kaverno de l’ mamuto estas fositaj de granda ratego?

En letero al d-o Asa Gre (Grey), Darvin skribis: «Mi vidas birdon, el kiu mi volas fari mian nutraĵon, mi prenas mian pafilon k mortigas ĝin. Mi faras tion kun intenco. Brava viro, sin tenanta sub arbo, etas mortigita de l’ fulmo. Ĉu vi kredas (k mi volus

¹ En franca departemento Lo (Lot) — 75 m profunda, 3 km longa. — Trad.

— página 5 —

SENNACIULO — 431

Kiel mi vizitis la laboristan klubon en Sofio

Pro grava k urĝa laboro mi nepre devis iri Sofion, kie mi restis dum kelkaj tagoj. Profitante la maloftan okazon (ĉar laboristo ne ĉiam povas viziti aliajn urbojn), mi ekdeziris viziti la klubon de la laborista partio. Prenante tiun decidon, mi, la 18-an de marto, direktiĝis al la supre citita klubo, kiun mi trovis k eniris ne post longa serĉado. Malgranda, kurbiĝanta ligna ŝtuparo min kondukis al la klub-salono, kie estis kolektiĝintaj multe da homoj imponantaj al la nove-veninto pro sia diverso, ne nur laŭ koloro de vestaĵoj k seksoj, sed ankaŭ laŭ diversgrada klero-posedo. Certe mi povas diri, ke la plimulto estis ruĝĉapeluloj, t. e. gestudentoj, kiuj laŭ mi devas esti la avangardo de la Sofia laboristaro. La ceteraj estis ordinaraj laboristoj. Baldaŭ mi povis rimarki la serĉatan verdan steleton, per kiu la esperantistoj sin ekkonas, — sur la brusto de unu laboristo, kiu post interkonatiĝo min kondukis en apudan ĉambreton, kie esperantista K-do instruis esp-on al gelaboristoj laŭ «Petro». Post ioma restado inter la esp. kursanoj mi reiris en la salonon, kie brue svarmis ankoraŭ plimultiĝintaj la kunvenintoj. Tie ĉi mi sukcesis konatiĝi kun aliaj lab. esperantistoj k SAT-anoj, kiuj informis min, ke nun lekcias pri la «Pariza Komuno» la tre fama inter la bulgara laboristaro filozofo K-do T. Pavlov. Sufiĉis nur lia nomo, por ke mi nepre k plezure prokrastu ĉiun laboron por aŭskulti lin, la homon, kiun el ni ĉiu aŭskultus. Oni ne devis atendi multe. Baldaŭ aŭdiĝis la voĉo de la parolanto atendata.

Pli ol 300 personoj streĉatente sekvis la parolojn gardante tomban senbruon, en kiu pentriĝis per la vortoj de la parolanto la historio de la Pariza Komuno. Sed . . . trankvilo por la laboristaro en Bulgario ne povas esti. Kiel ĉiam ankaŭ nun trankvilo estis rompata de la polico «gardanta la socian trankvilon». Kelkaj policanoj ordonas, ke la kunvenintoj foriru, ĉar estas malpermesita la kunveno. Sed kio okazas. Ĉiuj protestas k malobeas al la policanoj atakante ilin per riproĉoj je maljusta ago. Vidante, ke taŭgas nenio, ĉar perforte ili ne sukcesis eksterigi eĉ unu el la ĉeestantoj, rikane timigante ili foriris cedante al la volo de la plimulto. Ĉiuj residiĝis k la parolanto daŭrigis, kvazaŭ nenio okazis. Ekstere la elirpordo estis gardata de kelkaj ĝendarmoj. Sed tio ne estis necesa, ĉar neniu provis eliri. Post nelonga tempo la trankvilo denove rompiĝis pro granda bruo de ĉevalkurado. Ekstere sur la strato, antaŭ la kluba pordo, ekhaltis taĉmento da ĝendarmoj rajdantaj, kun pafiloj surdorse kvazaŭ militirantaj. Estis ankaŭ aliaj ĝendarmoj kun pafiloj en la manoj, kiuj piedmarŝis. La rajdantoj nun ĉene viciĝis ambaŭflanke de la strato tiel, ke kiam ni eliros, ni estu inter ili kiel en ringo. Tiel ĉiuj ĉeestantoj, 316, estis arestataj en la korto de la II. policejo, kie oni esploris ilin k prenis iliajn adresojn. Hejmen mi revenis je 0.30 horo nokte. Post mi en la policejo restis esplorotaj pli ol la duono. Kiam ili rehejmiĝis, mi ne scias, sed postan tagon mi legis en gazetoj, ke kelkajn el ili oni retenis ĝis la morgaŭa tago k monpunis. Kelkajn tagojn post tiu okazintaĵo la polico regule ĉiuvespere malebligis kunvenojn en tiu klubo. La 19-an, t. e. alian tagon post mia aresto, mi estis en la vagonaro vojaĝanta al Plovdiv. Necesis, ke mi estu en la familia nesto.

Tiel finiĝis mia vizito al la Sofia laborista klubo, k ankoraŭ ĝis nun strange sonas la vortoj de la policisto, kiu diris al mi: «Se vi venos ankoraŭ fojon ĉi tien (en la policejon), ni sendos vin al la Plovdiva polico.»

Perforto, monpunoj, punleĝoj — helpas nenio — per ĉio ĉi oni nur plifirmigas la vicojn de la batalantoj. Anstataŭ estingi la fajron, oni ĝin pligrandigas. Tia estas la konkludo.

10 573.

★

TAGO EL MIA VOJAĜO

Estis la 16. februaro 1930. Post trimonata vagado mi alvenis kun mia K-dino en grandurbo de Sudfrancio. Rememorinte, ke dum kelksemajna piedirado eĉ ne unu esperantiston ni renkontis, ni ĝojegis baldaŭ esti inter la fratara rond’ k ricevi la novajn ekzemplerojn de «S-ulo». Per la helpo de l’ Jarlibro, kiu pro sia malfrua apero kaŭzis al la vojaĝantoj pli da ĉagreno ol utilo, ni serĉis de la 14-a ĝis la 20-a horo SAT-anojn. Ŝarĝitaj kiel azenoj, ni post 6-hora vagado tra la kvartaloj rezignis. La rezulto: Estis trovitaj 8 adresoj — 4 K-doj transloĝiĝis, 4 laboris. Kiaj interparolaĉoj kun dommastroj, edzinoj ktp. antaŭis tiun konstaton, ne necesas priskribi.

Do, la strato, la plej fidela kunulino por ĉiu homo senhejma, akceptis nin.


aŭdi vin diri ĝin al mi), ke dio mortigis tiun ĉi viron kun intenco? Multaj personoj kredas ĝin: rilate min, estas neeble al mi ĝin kredi. Se vi kredas tion, ĉu vi kredas, kiam hirundo formanĝas kulon, ke dio planis, ke tiu ĉi hirundo formanĝus tiun ĉi kulon en ĉi tiu difinita momento? Mi kredas, ke la viro k la kulo estas en la sama situacio. Se la morto de l’ viro ne estis pli antaŭplanita ol tiu de l’ kulo, mi vidas nenian kialon kredi, ke ilia unua naskiĝo aŭ produktado estis necese planita.» Jen sana ateismo.

Skribante al V. Gre’m (Graham), Darvin revenis al la temo: «Ekzistas pluraj punktoj en via libro, kiujn mi ne povas digesti. La ĉefa estas, ke la ekzisto de l’ tieldiraj naturleĝoj entenas planon. Mi ne povas vidi tion.»

Demandu sovaĝulon, kio funkciigas horloĝon k li respondos: «Spirito». Demandu pastron, kio funkciigas la mondon k li respondos: «Spirito».

La ideo pri fincelo venis, kiam la nescio de l’ homo koncerne la naturon ne permesis alian klarigon.

«La malnova argumento pri plano en la naturo, kia ĝi estas donita de Pale (Paley) — kiu aperis al mi iam tiel konvinka, malvalidiĝas, nun kiam estas malkovrita la leĝo pri la natura selekto.» — Darvin.

La ekzisto de l’ malbono

Antaŭ du mil jaroj Epikuro kojnofiksis dion per logiko, de kiu li neniam plu releviĝis.

«Aŭ dio deziras detrui la malbonon k li ne povas ĝin. Aŭ li ĝin povas k ne volas. Aŭ li ne deziras ĝin nek posedas la povon ĝin fari; aŭ li ĝin deziras k ankaŭ posedas la povon. Se li deziras detrui la malbonon k ne povas ĝin, li estas senpova; se li ĝin povas, sed ne volas, li estas fiulo; se li ne volas ĝin nek povas, li estas tiom senpova kiom fia; se li ĝin volas k povas, kial la malbono ekzistas?»

La leĝoj, kiuj reguligas la universon, konas nek bonon nek malbonon. Se homo malvarmumas helpante al amiko, la konsekvencoj por lia sano estas la samaj, kiel se tio okazus, kiam li mortigus unu el siaspeculoj. Ŝtonego falanta konforme al la leĝo de l’ pezoforto frakasas k mortigas senkulpan infanon sen pli da hezitado ol venenan reptilion.

Estas bedaŭreginda ŝerco diri la antaŭmanĝan preĝeton ĉe la bankedo de l’ vivo «kie ĉiu siavice estas kunmanĝanto k manĝaĵo».

Ĉu bona dio tolerus la buĉadojn, kiuj fariĝas ĉiutage, ĉe la sono de l’ agoni-krioj de bestoj formanĝataj tute vivaj de aliaj bestoj? «Se nia aŭdosento estus sufiĉe delikata por percepti ĉiun noton de doloro, ni fariĝus surdaj pro la konstanta kriado, kiun ni aŭdus.» — (Hester.)

Sesdek parazitoj formanĝas la homon. Ĉu dio kreis ilin? Se jes, kial?

«Se mi povus kredi en dio, mi konsiderus la pluvon kiel larmojn, kiujn li disverŝas por pentofari pro siaj senfinaj eraroj.» — (Hester.)

(Finota)

Karlo Smith.

El la franclingva revuo «L’en dehors» tradukis N. B.

— página 6 —

432 — SENNACIULO

Feliĉe la saman vesperon okazis grupkunveno. Hazarde renkontita germana lab. esperanto-lernanto kondukis nin tien. La grupanoj estis multnombraj, proks. 25—30. Oni laŭtlegis okaze de l’ 70-a datreveno de naskiĝo de Zamenhof. La solena silento estis apenaŭ interrompata per nia interveno. Vidinte la riproĉajn rigardojn pro la malfruiĝo, nia trio senparole sidiĝis. Oni daŭrigis legi pri la granda homarana solidar-ideo de Zamenhof. Venis la finparolo de l’ grupestro, k la anonco, ke la kutima tempo pasis, sekvigis la tujan disiron. Mi ne komprenis, ĉu tio estas urbanismo (? Red.) aŭ komenco de raciigo en laborist-organizoj? Mirigite mi tuj ekstaris k klarigis al la ankoraŭ ĉeestanta deko da personoj, kiuj ni estas.

Momenta intersaluto kun kutimaj frazoj. Demandite de l’ prezidinto, kiun deziron ni havas, mi respondis, ke ni estus kontentaj ricevi kelkajn freŝdatajn «S-ulo»-n-ojn k interpretanton por helpi ĉe serĉo pri ĉambro. «Nu, certe, K-do, vi ricevas ĉion. Jen estas kelkaj n-oj de ‘S-ulo’.» Tre ĝoje mi enpoŝigis ilin ne sciante, ke estis n-oj malnoviĝintaj, por mi senutilaj, el jaroj 1925/26. Koncerne la loĝejon unu K-do estis komisiita akompani nin. Sekvis adiaŭo, multnombraj bondeziroj ktp. Post kvaronhoro nia gvidanto demandis, ĉu ni povas elspezi 20 frankojn (ĉ. 0.80 dol.) por ĉambro, ĉar pli malkara ne estus trovebla. Mi neis, dirante ke mi mem provos trovi ĉambron pli malkaran aŭ restos en la parkego. Adiaŭo. Kion fari? La nokto estis tro malvarma por resti ekstere. Mia K-dino 17-jara frostotremis.

La germana ne-SAT-ana laboristo estis nia lasta espero. Fine ni trovis lokon ĉe li, dormante triope en lia lito. Tiele forpasis neforgesebla tago el mia vojaĝo. Jen tipa ekzemplo pri homaranismo k solidaro per paroloj. Sed mi rakontos alian «tagon», kiu pruvos, ke la interna ideo de esperanto ne jam estas mortinta nek fariĝis nur oportuna frazo por parolemuloj.

Ruĝa vagulo 7978.


DISKUTEJO

Kiel rilati al militservo?

Ni resumas ĉi sube la ankoraŭ pri tiu demando ricevitajn du artikolojn, por ne trouzi la spacon por unu sama temo. Ni finas per tio la diskuton pri ĉi tiu problemo. — Red.

K-do 14 971, Germanio, skribas: Se la Stettinaj K-doj konscius la teorion de Marks, laŭ kiu la armeo, lernejoj k ankaŭ la ŝtato nur estas ilo por subpremi la subulan klason, ili certe ne skribus tiel pri militservo. Kontraŭmilita agitado farata en la armeo pli impresas ol la sama ago farata ekster la armeo. Nia devo estas krei reton da sovetoj en la armeo, por tiel influi la «simplajn proletojn en uniformo». En la germana armeo senhonte disvolviĝas la faŝismo, disvastigata de oficiroj. La simpla soldato ja devas obei senkontraŭdire al la ordonoj de l’ superuloj. Al tia evoluo ni devas kontraŭstari per la devizo, ke «ĉiuj sennaciuloj iru en la kapitalisman armeon». La opinion de l’ latvia K-do ni kompreneble ne povas konsenti. Neniu proleto emu fariĝi oficiro; lia sankta devo estas nur atentigi siajn kunulojn pri la intencoj de l’ kapitalistaj milituloj [?]. Memkripligo aŭ rifuzo ne malhelpas novan militon. La kapitalistoj tiel nur ekkaptos ĉiun kontraŭmilitemulon. Ni prenu, kiel Lenin diris, la armilojn k direktu ilin kontraŭ la enlandan klasan malamikon! Ni anstataŭigu en la momento taŭga, t. e. kiam komencas laciĝi la militantoj, la imperialisman militon per la civila revolucio. En armeo kun devigitaj soldatoj, kiel en Francio, fondiĝis sufiĉe facile komunistaj ĉeloj, k eĉ en Germanio, kie ne ekzistas servodevo, la kompartio sukcesis fondi ĉelojn. La rusaj K-doj montris en 1917 la irendan vojon. Ni ne izoligu nin de la amasoj. Tamen okupado de postenoj en armeo (kiel proponas la latvia K-do) amikigas kun la sistemo militisma. Nia sola devo estas labori kiel soldatoj inter la soldatoj.

La Stettinaj K-doj 13 445, 13 446 (responde al K-do K. K., Latvio en n-o 287), skribas: Iam ni ankaŭ pensis, ke per okupo de postenoj k helpo de deputitoj oni povus socialistigi imperialisman armeon, sed — ho ve, ni devis konstati, ke eĉ niaj deputitoj marŝis man’ en mano kun la reakciuloj, k ni ja vidas, ke en Latvio ankaŭ deputitoj ne povas malhelpi alilokigon de eĉ kapablaj soldatoj pro aneco al soc. sportunuiĝo. Ni persone preferas rifuzi militservon, ni havas la fortan konvinkon, ke estas malhonoro por proleto aparteni al imperialisma armeo. Ĝis la laboristaro k la cirkonstancoj ne maturiĝis sufiĉe por amase kontraŭstari k forigi la kapitalistaron, oni devas individue rifuzi militservon per simpla neobeo, k preferi esti malliberigata aŭ eĉ pafmortigata ol aparteni al tia fiorganizo. Kion la proletaro en granda skalo postulas de siaj ĉiulandaj estraroj: malarmadon, ĝi devas mem komenci, ne indigni kontraŭ eĉ memkripligantoj (kvankam ni ne ŝatas tion), kiuj serĉas rimedon, nur ne trovas la idealan. Ni ne indignas kontraŭ ili, sed kompatas ilin, kvankam ne tiom, kiom socialiston, kiu estas sufiĉe naiva kredi, ke veraj klaskonsciaj proletoj nomas siajn parazitojn fon, duko, princo ktp. . . .

Kulturtaskoj

Pri tiu temo K-do M. Krjukov verkis bonan disertacion, kiun mi legis kun granda intereso. Tamen mi permesas min protesti kontraŭ kelkaj liaj reformoj. Antaŭ ĉio mi volas demandi K-don K., ĉu li kredas, ke ĉiuj SAT-anoj estas sennaciuloj. Mi kredas, eĉ scias, ke multaj K-doj ankoraŭ nur estas internaciistoj k sekve eĉ ne povas aprobi ideologiajn kulturtaskojn de K. Ili rigardas SAT nur kiel interhelpan organizon. Mi bone scias, ke iuj SAT-anoj deziras doni al SAT difinitan politik-kulturan tendencon (sennaciismon), sed tion ni ankoraŭ evitu, ĉar aliel ni nur malhelpas la tutan lab. esp. movadon.

Mi vidis kun granda miro la vorton: internacialismo k kun ankoraŭ pli granda miro legis la klarigon pri tiu vorto. Eble (tre dubinde) oni laŭfundamente povas defendi tiun sufikson, sed (sendube!) ne laŭracie, k tio ja estas antaŭ ĉio nia celado. Kion vi opinias pri jenaj vortoj: admir-al-o, kab-al-o, katedr-al-o k ban-al-a?

Sur la unua paĝo de nia Jarlibro ni legas la devizon: La SAT-anoj kutimiĝu al eksternacia sent-, pens- k agadkapablo. Laŭ K-do K. eksternacialismo estas utopia. Do, tiu devizo estus iom missukcesa?

«Ĉiu superflua signo en uzado estas muelŝtono sur kolon de sekv. generacioj» (3. 2.), sed tion certe ne memoris K-do K., kiam li — pro buŝlingvo — proponas per specialaj signoj montri la emocion de la voĉo. Tiu propono tute ne akordiĝas kun nia deziro simpligi la skriblingvon. Ĝi ankaŭ estas tro komplika k konfuza. Preferinda estus sistemo, simila al tiu de l’ muziko, super k sub la linioj; sed mi kredas, ke ĉiu provo en tiu direkto estas malhelpo por la disvastigo de esp-o.

La propono pri mallongigo de ofte uzataj vortoj estas bona. Tamen mi opinias, ke «estas» oni nur mallongigu en la esprimo: «tio estas» (t. e.).

Esp-igo de plej multe uzataj nomoj de tutmonde konataj famuloj k geografinomoj jam ĉie estas aplikata praktike. Ankaŭ multaj esp-istoj esp-igis siajn proprajn nomojn. Alia afero estas pri tiuj homoj, kiuj ankoraŭ uzas siajn naciajn nomojn. En ĉiuj aliaj lingvoj, fremdlingvaj nomoj estas transskribataj kiel en la originala ortografio, k la unuan fojon, kiam ili aperas, ilia prononcado estas klarigata inter krampoj per naciaj sonoj k akcentsignoj. La samo okazu en esp-o. Almenaŭ estas dezirinde, ke la redakcio de «S-ulo» ĉi-rilate sin tenu kiel koncerne lingvoreformojn, ke ĝi uzu la formon de l’ verkinto.

Plej multaj kulturtaskoj de Krjukov ŝajnas al mi sufiĉe malproksimaj de l’ reala vivo.

H. Nilsen (11 082).

— página 7 —

SENNACIULO — 433

[BILDO p.7 | 5,8,87,13] ornamita titolkapo de la rubriko «Esperanto-Servo», kun desegnitaj figuroj kaj ornamaĵoj ambaŭflanke de la titolo

Esperanto-Servo

N-o 38 — 4-a jaro — Gvidanto k kompilanto: O. BÄSSLER, Ebermayer-Str. 8, I, Leipzig C 1 (Germ.) — 19. Junio 1930

EL ITALIO

Venĝo je parencoj de rifuĝintoj

260 (Esp.-Servo.) La 1-an de junio k. j. mi ricevis leteron de mia bopatrino, kiu loĝas sur insulo Sardujo (Italio). Kion ŝi skribas? «Hieraŭ du ĝendarmoj kun loka ĝendarm-estro venis al mia hejmo. Senparole ili traserĉis ĉiujn angulojn de mia loĝejo. Nenion trovinte ili minace diris al mi: Kie estas la adreso de via bofilo kiu loĝas en Belgio? Donu ĝin al ni . . . aliokaze ni tuj arestas vin! . . .» Ŝi provis peti la kialon k por la momento rifuzis doni mian adreson. Sed sekve de insistaj minacoj ŝi fine donis al la ĝendarmoj mian adreson. Poste la fiservistoj de la faŝismo, ne ankoraŭ kontentaj, postulis de ŝi miajn leterojn. Ĉar ŝi ne posedis tiajn, ŝi kompreneble denove ne povis servi al ili. Pro tio oni kondukis ŝin en ĝendarmejon, kie oni postulis skribe mian adreson; ŝi ankaŭ plenumis tiun postulon. Sed nun denove sekvis minacoj, k oni postulis refoje ĉiujn leterojn — fine oni kontentiĝis per postulo, ke ŝi donu leterojn estonte ricevotajn de mi. — Sciu, ke mia bopatrino ne konas politikon, ŝi estas tre fervora katolik-religiulino. Similaj okazintaĵoj estas ĉiutagaj en Italio, kio signifas, ke la tago nedezirita de la faŝismo alproksimiĝas . . .

Italano SAT-ano.

EL FRANCIO

Rezultoj de raciigo

261 (Esp.-Servo.) En la granda aŭtomobil-fabriko Reno (Renault) en Billancourt, apud Parizo, laboras 25 000 gelaboristoj. Tie, kiel en ĉiuj grandaj entreprenoj, oni tre multe raciigas. La konsekvencoj rilate labor-akcidentoj estas elokventaj. En daŭro de 46 tagoj, de 2. aprilo ĝis 23. majo, estis pli-malpli grave vundataj 816 gelaboristoj. Eĉ se ne estus aliaj motivoj por kontraŭstari raciigadon sub kapitalista reĝimo, ĉu nur tiu ne sufiĉus?

L. K., 10 341.

EL GERMANIO

Atako kontraŭ «timataj komunistoj»

262 (Esp.-Servo.) Kiel en «S-ulo» 294, pĝ. 241, jam estis raportite, oni tre timas la malsatajn klaskonsciajn proletojn en la episkopa urbo Regensburg. Okazis la 1-an de majo, ke en gastejo «Ratskeller» — tute apud ĉef-policejo — kie ĉiam kunvenas la anoj de la kom. partio, ekzercadis iamaj muzikantoj de la ligo «Reichsbanner» (Rajĥsbaner — respublika ŝirmligo). La polico opiniante ke la kompartianoj festas, spite malpermeso, la 1-an de majo, tuj alarmis la «atak-komandon». Oni ĉirkaŭis la domon tiel dense, ke vere eĉ muso plu ne havis okazon forkuri. Nun venis la decida momento. Ĉies nervoj estis streĉitaj. Policestroj de la politika taĉmento malfermigis la pordon k . . . anstataŭ malbenitajn kompartianojn oni ekvidis simplajn muzikantojn. En la teretaĝa gastĉambro sidis kelkaj kompartianoj, kiuj moke aplaŭdis la sin hontigintan policistaron.

Re. P., 7537.

EL USONO

Atenco kontraŭ komunista movado

263 (Esp.-Servo.) Antaŭ semajnoj burĝaj gazetoj sur preskaŭ tuta paĝo publikigis, ke la «Amtorg» (sovetia komerc-oficejo) en Novjorko estas komisiita de Moskvo, doni monon al la usona kom. partio, por organizo de manifestacioj ktp. La ĉef-policestro Whalen eĉ asertis havi dokumentojn pri tio. Sed ekzameno de la dokumentoj rezultis, ke ili estis falsigitaj, ke ili estis fabrikitaj en presejo Vagner en Novjorko. Tie ilin mendis estona kontraŭrevoluciulo Alex Yozva. Pro ekscitiĝo de la publika opinio la ministro por eksterlandaj aferoj, Henry S. Stomson konfesis, ke la registaro sciis jam kelkajn semajnojn pri la dokumentoj, pro kio la registaro intencis surprizi «Amtorg» per ekzameno. Tiu fakto, ke Stomson sintenis indignita pro la konspiro kontraŭ Sovetio, ne signifas, ke registaraj rondoj ne havis intereson k simpation por la afero. — Post la senmaskigo de tiu konspiro, la ĉef-policestro Whalen certe intencis «malkovri» aliajn dokumentojn. Li sendis du el siaj detektivoj al «Workers Center» (laborista centro). La detektivoj havis leteron alvenintan al Whalen, en kiu estis minacoj per mortigo, nome se li ne ĉesos sian agadon kontraŭ komunistoj. La detektivoj volis kompari la leteron kun leterfolioj de la kom. partio k intencis enmanigi la leteron al K-do Benjamin. Sed la lasta tuj rimarkis ke la letero estis polvita, do oni volis preni de li fingrodepreson por poste surpresigi sur iajn aliajn paperojn. La komunistoj forsendis la detektivojn senrezulte. Sed tiu okazintaĵo tre klare montras la veran vizaĝon de la registaro . . .

L. Nagy, Novjorko.

EL URUGVAJO

Soveta ŝarĝ-vaporŝipo en Montevideo

264 (Esp.-Servo.) Jam semajnojn antaŭ alveno oni tre interesiĝis pri soveta vaporŝipo, anoncita de la gazetaro. La 28-an de aprilo alvenis la vaporŝipo «Kalinin»-Leningrad; ĝi venis el Odessa. En la haveno de Montevideo kolektiĝis hom-amaso, sed surprize por ĉiuj la vaporŝipo restis sufiĉe malproksime de la bordo. Nur la 29-an la ŝipo albordiĝis. Ĝi alportis nafton, lignon k maŝin-oleon, k forportis ŝafojn k lanon. La maristoj estis viglaj, dum ripozhoroj ili dancis k amuzis sin; ili jam estas feliĉaj k liberaj laboristoj. Depost la 2-a de majo la vizito de la ŝipo estis permesita. La intereso por soveta vaporŝipo estis grandega, ja eĉ burĝoj per aŭtomobiloj alvenis por viziti ĝin. Dum la dimanĉo posttagmeze la ŝipo estis tiom ŝarĝita per vizitantoj, ke ĝi preskaŭ subakviĝis.

13 827, Montevideo.

EL SOVETIO

Por nova moraro

265 (Esp.-Servo.) En Sovetio nun estas treege atentata la demando pri transiro al nova moraro. Multo estas farata por efektivigi ĉi gravan por socialisma konstruado aferon. Mi diru nur kelkon. En Leningrado estas konstruitaj specialaj mekanikigitaj tolaĵ-lavejoj, kreskas laboristaj kolonioj, domoj, komunumoj ktp. Leningrada kooperativo ankaŭ aktive partoprenas ĉi agadon — la 1-an de majo estis finkonstruita k ekfunkciigita granda fabrik-kuirejo, kiu ĉiutage preparas 12 000 tagmanĝojn. Samtempe ĉ. 1000 homoj povas manĝi en ĝia ejo. Post kelkaj semajnoj ekfunkcios dua fabrik-kuirejo. La funkcianta priservas nur unu, «viborgan», urbparton (Leningrado konsistas el ses urbpartoj). Baldaŭ venos la tempo, kiam ĉiuj urbpartoj estos priservitaj de l’ fabrikoj, krom la nun ekzistantaj manĝejoj. Ĉi tiu aranĝo malkutimigos nian loĝantaron de praavaj malprogresaj kutimoj. Por nova ordo akre batalante, iom post iom ĉion venkante, antaŭen marŝas proleto de nova lando soveta.

P. Tilin, Leningrado.

En Sovetio progresas aŭtomobilismo

266 (Esp.-Servo.) En kadro de multvariaj eksperiment-laboroj sur kampo de industriigo en Sovetio, gravan lokon okupas larĝa propagando por aŭtomobilismo. En jaroj 1928—29 per aŭtoj estis transportitaj 538 milionoj da tunoj sur 7,5 miliardoj kilometroj; en jaro 1932—33 la transporto per aŭtoj atingos 1500 milionojn da tunoj sur ĉ. 20 miliardoj kilometroj. Je fino de la kvinjara plano en Sovetio devos esti ne malpli ol 420 000 pasaĝeraj aŭtoj k ne malgranda nombro da ŝarĝaŭtoj. Inter la pasaĝer-aŭtoj estos: 10-lokaj 18 000, 20-lokaj 9000, 30-lokaj 6000, laŭ modelo «Ford» 340 000. Por sanitaraj, komunumaj k. a. bezonoj estos pli ol 30 000 aŭtoj. La nombro de motorcikloj atingos 70 000. La tuta aŭto-parko en Sovetio je fino de la kvinjara plano (1932—33) atingos la grandan nombron de 800 000 aŭtomobiloj.

Fedorowsky, Kasatin.

— página 8 —

434 — SENNACIULO

[BILDO p.8 | 10,8,91,18] titolkapo de la Junulara Paĝo: du kurantaj junuloj kun flagoj ĉe la randoj, du kvinpintaj steloj kun la surskribo «SAT», meze la titolo; subskribita «SAMBS»

JUNULARA PAĜO

SUB LA KONTROLO DE LA JUNULARA SEKCIO DE S.A.T.

Redakcia adreso: A. SCHWARZ, Lerchenstrasse 14, Neckarsulm (Germ.)

Nia politik-sociologia laborkomuno

(Fino. Vidu n-on 293)

  1. La homa socio estiĝis, kiam la homo forlasis la bestan evoluŝtupon, do ĝi estas tiom maljuna, kiel la homo mem. Oni supozas, ke la homoj antaŭe vivis komune en horda stato. Poste ili evoluis ĝis familia k de tiu ĉi al genta stato. La plej alta evoluŝtupo tiufaka estas la nacio en la epoko de l’ privatkapitalismo. Ne ĉiuj popoloj disvolviĝis same al la plej alta ŝtupo, multaj restis en la stato de l’ sovaĝeco aŭ barbareco¹, kion oni ja tre ofte povas legi en libroj pri esplorvojaĝoj en malproksimaj landoj. Sed tre multaj popoloj atingis la plej altan nivelon, tion tre bone pruvas la raportoj en gazetoj k revuoj.

  2. La homa kunvivado ne ĉiam estis tiel, kiel ĝi nuntempe prezentiĝas al ni, sed la homaro devis trapasi longtempan evoluon. Tiu ĉi evoluo estis kelkfoje tre dornplena k estas dividita en diversaj epokoj, kiuj estas nomitaj laŭ la kulturnivelo, en kiuj la tiamaj homoj troviĝis. Ekzemple la «sovaĝeco» estis tia epoko, dum kiu la homoj ne jam sciis ion pri eluzo de l’ akvoforto, ventoforto ktp. La «ŝtonepoko» estis la epoko de l’ ŝtonuzado por preparo de l’ ilaro, la «ferepoko» tiu de l’ feruzado. Tra ĉiuj evoluŝtupoj tio estas observebla, k estas vere interese funde okupiĝi pri ĉi tiuj problemoj. La civilizo, kiu estas la plej altevoluinta epoko, estas tiu tempo, en kiu la homoj kapablas regi super multaj aperaĵoj de l’ naturo. Ĉiun grandan epokon oni partigas laŭ tri subŝtupoj, kiuj nomiĝas: subŝtupo, mezŝtupo k supra ŝtupo. La tekniko, en sia nuntempa formo, estas apartenaĵo de l’ supra ŝtupo de l’ civilizo. Multegajn aliajn ekzemplojn oni ankoraŭ povus citi, sed ni ja mem ĉiutage povas vidi la sukcesojn de l’ civilizita homaro, ĉar ni havas la «feliĉon» vivi en tia epoko. Ke la kapitalistoj per militoj misuzas la sukcesojn k inventojn de l’ civilizita homaro, ne estas la kulpo de l’ civilizo. Tute male! Kiam oni tute ĝuste komprenus k aplikus ĝin, la homaro povus vivi pli feliĉe ol nuntempe.

  3. Ankaŭ la interhoman kunvivadon mem ni esploris k vidis, ke ankaŭ ĝi estas dividita je diversaj formoj. Ĝi povas esti daŭra k nedaŭra k baziĝas sur diversaj fundamentoj. Ekz. la edzeco estas daŭra unuiĝo de homoj, kiu baziĝas ĉefe sur biologia fundamento; dum sekto aŭ kongregacio (unuiĝo) fundamentas kulture. (Kompreneble tio estas nur ĝeneralaj normoj, k mi tre bone povas imagi, ke ekz. la edzeco povas esti ankaŭ plejparte kultura unuiĝo, sed tio estas escepto. La edzeco de la plej multaj homoj baziĝas biologie.) Tie ĉi mi ankaŭ menciu la sort-unuiĝon, al kiu la homoj nelibervole aniĝas. La ŝtato, la nacio k la klaso estas fakoj de tiu formo k kiam oni meditas pri la signifo de ĉi tiuj vortoj, oni tre bone komprenas la esprimon «sort-unuiĝo». Apud tiu formo ekzistas la organizo, al kiu la homoj libervole povas sin anigi, ekz. partio k sindikato. La ĝis nun nomitaj apartenas al la granda grupo de l’ daŭra formo. Mi nun ankaŭ menciu nedaŭran formon: Kiam areto da homoj veturas en fervoja vagono, tiam ili ne daŭre kunvivas, ili havas nekomunan celon. Aliflanke, kiam amaso da proletoj manifestacias, ili ankaŭ nedaŭre kunvivas, sed havas komunan celon.

Multan tempon ankaŭ okupis la pritrakto de l’ diversaj ŝtatformoj k dum tiuj ĉi vesperoj ni ekkonis, ke estas urĝega por la proleta junularo, ekscii multon pri ĉi tiu problemo. Sed ĝin mi analizos en alia artikolo. Pri ekspansio k imperialismo ni ankaŭ parolis k tio interesis multajn Gek-dojn.

La citito estas kompreneble nur skizoj k epitomoj; en vero tiu ĉi scienco estas pli ampleksa. Sed mi kredas per tiuj linioj esti doninta bildon pri tio, kion devas scii juna proleto por esti vera, kapabla klasbatalanto. Scio estas potenco, klero igas libera!

Fr. Riedel (14 981), Giessen.

¹ Ĉi tie barbareco ne signifas: kvalito de kruda, mortigema homo, sed estas esprimo por socia evoluŝtupo.

[REKLAMO p.8] Kio estas DIABLIDOJ? Rakonto pri knaboj, kiuj spite malbonŝanco kaj malagrablaj spertoj restas estroj de la situacio. La malgrandaj herooj trovos admiron kaj simpation ĉe la leganto. 48 paĝoj. Kun tutpaĝa titolbildo. Prezo 0,60 mk. g. Administrejo de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.

Ĉu soldatiĝi?

En skandinava lando, kie militservo povas esti anstataŭata per civilservo, du K-doj kun malsamaj vivkonceptoj rakontis jenon:

«Mi estas maŝinisto, tial soldatiĝinte mi venis al tank-taĉmento. La vivo de soldato tre plaĉis al mi, ĉefe la ordo k akurato ege imponis al mi. Iutage ni ree ekzercadis. Kune kun kamarado mi direktis tankon. Nia tasko estis veturi k dume dispafi gaspafaĵojn. Subite la kamarado planken falis paliĝante; ankaŭ mi sentis kapdoloron k tuj haltigis la tankon. Pafaĵo ial difektiĝis k gasvenenis nin ambaŭ. Pli ol duonan jaron mi kuŝis en malsanulejo k saniĝejo. Kvankam mi nun ree povas labori, mi tamen sentas la neplenan resaniĝon. Mia sano, sola mia havaĵo, ruiniĝis en servado por la «reĝo k patrio».

La alia skribis al mi:

«Mi nun estas ĉefurbano, unue mi tamen estis en alia loko dum 14 tagoj. Tie mi laboris kune kun 16 aliaj knaboj. Ni ĉiuj rifuzis porti armilojn pro religiaj kaŭzoj. Estas ankaŭ aliuj, kiuj rifuzas pro etikaj kialoj, sed ili estas la malpli-multo. Ni laboras en servo de ŝtata elektrejo, ĝi havas tie deponejon de fostoj, per kiuj ni devas ŝarĝi vagonojn. Estas certe peza laboro, sed mi nur havis plezuron en tio. Ĉar la oficejo bezonis knabojn spertajn en kontorlaboro, mi venis al la ĉefurbo. Tie ĉi mi havas tre interesan k bonan vivon. La laboro estas interesa k la traktado bona. Niaj ĉefoj ja ne estas militistoj, sed civilaj oficistoj. En la kontoro ni estas 5 K-doj. Ni loĝas k manĝas ĉe privataj familioj. Ni ne bezonas porti uniformon k havas permeson iri en la urbo kiel aliaj homoj. La salajro ne estas granda, 73 oeroj (ĉ. 0,20 dol.) po tago. Kiam mia monujo ebligas, mi iras en koncertojn k tie aŭskultante ĝuegas.»

Ĉu necesas komento?

A. S. (10 580).

NIA POŜTO

Eriĥ 13 285. — Via artikolo aperos. Honorario por redakt-laboro ricevita. Koregan dankon!

K-do 10 596. — Via artikolo aperos resumite.

Einar 13 032. — Via propono uzota.

— página 9 —

SENNACIULO — 435

TRA ESPERANTIO

PRI NOVARANĜO DE LA SAT-JARLIBRO

La Jarlibro por 1929/30 kuŝas antaŭ mi sur tablo. Kiel ĉiu Jarlibro alvenanta ĉiujare al mi (komencante de la unua en la jaro 1922) ĝi vekas denove ĉe mi jam delonge havatan planon pri nepra ĝia reorganizado. Kaj nunjare ne plu dezirante silenti mi decidis informi al la SAT-anaro pri mankoj de l’ ĝisnunaj Jarlibroj k pri plano de nova ĝia aranĝo.

Unue. Ne necesas presi la adresojn de ĉiuj SAT-anoj, precipe tiel, kiel ili estas presitaj en Jarlibro 1929/30, t. e. sen detaloj pri ĉiu SAT-ano. La Adresaro estas tro seka, tiom pli, ke por korespondado oni ĝin ne povas uzi, ĉar ne rajtas laŭ statuto. Oni devus presi nur la adresojn de SAT-Perantoj, Vic-Perantoj k aliaj Perantoj, kiel Junula, Socialista ktp. Ĉiuj membroj dezirantaj, ke iliaj adresoj aperu en la Jarlibro, pagu aldonan kromkotizan pagon laŭ korespondanonca tarifo¹. En ĉiu loko krom cititaj adresoj oni nepre devas citi matrikulojn de ĉiuj aliaj SAT-anoj, aparte de aktivaj k de pasivaj. Tio estas necesa por diversaj informoj. Ankaŭ oni devas noti nombron de SAT-anoj havantaj tiun aŭ alian profesion, kio helpos en korespondado laŭprofesia k laŭfaka. Adresojn de Perantoj kaj por adresenpreso pagantaj membroj nepre presi kun detaloj laŭ lasta demandaro, aplikita en Jarlibro 1928. Nepre presi nomojn k adresojn de pasivaj membroj-organizoj, ĉu esp-istaj, ĉu neesp-istaj, ĉar tio helpos por interligo k instigos SAT-anojn en aliaj lokoj, kie tiaj membroj mankas, varbi ilin. Nepre presi nomojn k adresojn de SAT-anoj pasivaj, se ili estas solaj en iuj loĝlokoj. Se ili estas pluraj en sama loĝloko, do necesas presi la adresojn de pli malnovaj SAT-anoj k pli lingvospertaj esp-istoj, k de aliaj citi nur la matrikulojn. Tio nepre necesas por korespondado k diversspecaj informoj. Nepre insisti k instigi ĉiujn Perantojn k SAT-anojn, ke oni preparu por sekvonta Jarlibro informnoton pri sia loĝloko laŭ skemo antaŭe presita en «S-ulo» k jam presitaj ekzemploj pri ĝi en Jarlibro 1929/30. En tiuj notoj ankaŭ nepre enmeti adresojn de lokaj LEA-grupoj, ejojn k tempon de esp. kunvenoj. Same oni ankaŭ devas noti nombron de esp. laboristoj k aparte de neŭtralaj (burĝaj) esp-istoj, se eble ankaŭ adresojn de neŭtralaj esp. kunvenejoj. Por pli bona propagando pri SAT-eldonaĵoj, presi en Jarlibro detalajn recenzojn pri ĉiuj SAT-libroj, eble el «S-ulo» k el aliaj esp. gazetoj: tio havos sian nepran efikon.

La Jarlibro ankaŭ enhavu Korespondan Fakon laŭ rubrikoj individua k kolektiva, laŭ de mi en alia artikolo proponata skemo k formo. Por ke ne okazu miskomprenoj pri meto de tiu aŭ alia loĝloko en ĝustan horzonon, komisii al iniciatinto de horzonsistemo K-do M. Krjukov kun eventuala helpo de aliaj K-doj prepari por nova Jarlibro detalan liston, en kiu estu citataj horzonoj de ĉiuj distriktoj, provincoj ktp. en ĉiuj landoj, ĉar ne en ĉiuj lokoj eĉ SAT-anoj mem loĝantaj en ili povas difini, al kia horzono apartenas ilia loĝloko. Nepre postuli detalajn k klare skribitajn tekstojn de adresoj k nomoj de loĝlokoj, citante krom ili la distrikton, provincon ktp. k ilin presi senerare. Tiajn erarojn, kiaj ekzemple okazis en Jarlibro 1929/30, ke 10 SAT-anoj el urbo Bogorodsk de Nijni-Novgoroda Lando k Distrikto trafis en liston de SAT-anoj el urbo Bogorodsk de Moskva lando k evidente iliaj Jarlibroj sufiĉan tempon vojaĝis, antaŭ trafi al adresatoj — nepre estonte eviti. Anstataŭ seka adresparto presi en Jarlibro vere necesan k bezonan informparton (enciklopedieton), ĉar vere, anstataŭ trovi en sia Jarlibro la respondon al diversaj demandoj pri ĝenerala vivo, scienco, esp.-movado ktp. en statistika formo, oni devas longan tempon serĉi tiujn informojn aŭ en nacilingvaj jarlibroj aŭ en div. libroj, broŝuroj, gazetoj, ĵurnaloj ktp. Mi opinias, ke tiurilata aranĝo teknika de UEA-Jarlibroj estas sufiĉe oportuna k plene por ni imitebla k akceptebla. La timo de kelkaj Gek-doj, ke nova aranĝo de l’ Jarlibro malfaciligos uzadon ĝian por vojaĝantaj SAT-anoj, tiusence, ke se Peranto aŭ Vic-Peranto ien el la urbo forveturis, la alveninto plu ne povos trovi Gek-dojn, estas tute senbaza. Ja certe krom adresoj de Perantoj k Vic-Perantoj enestos adresoj de SAT-anoj krompagintaj k de LEA-grupoj. Ankaŭ tiun novan aranĝon ni devas enkonduki, ĉar ja ĉiujare la membraro de nia Asocio kreskas k la Jarlibro plidikiĝas. Tiel venos iam la tempo, kiam nia Jarlibro fariĝos — kiel nura Adresaro — dika volumego, kiu estos tre maloportuna por enpoŝigo k kunportado dum vojaĝoj. Konforme al supredirito, mi proponas ne plu presi la adresojn de novaliĝantaj membroj en «S-ulo», nur de tempo al tempo presi informon pri lokoj, landoj k kvanto da SAT-anoj, kiel aktivaj, same pasivaj. Malgraŭ ke kelkajn detalojn de mia projekto malaprobis la 9-a SAT-Kongreso, mi tamen opinias, ke oni nepre devas denove trakti la demandon por la bono de nia Asocio.

Do, SAT-anaro tutmonda serioze pripensu la demandon, ĉu vi havu en via konstanta amiko, la Jarlibro, malgrandlitere presitajn sekajn adresojn de SAT-anoj aŭ vere necesan k praktikan helpilon en ĉiuj viaj laboroj k penadoj.

Sufiĉas la elspezo de valora spaco en nia Jarlibro (k nun ankaŭ en «S-ulo») por sekaj, nenion dirantaj adresoj; venis tempo por havi bonan informan, statistikan Jarlibron. SAT-anoj, montru vin progresemaj homoj, sed ne konservativaj! Mi metas ĉi tiun proponon al serioza k larĝa pridiskuto en ĉiuj SAT-rondoj k dum la X-a Kongreso, k por ĝenerala voĉdono de l’ tuta SAT-anaro.

Vjaĉeslav V. Kalaŝnikov (1125), Nijni-Novgorod.

¹ Sed la 9-a Kongreso voĉdonis unuanime ĝuste kontraŭ tia aranĝo! — Red.

K-doj! Notu bone en la memoron k neniam forgesu, ke ni ĉiam tenas je via dispono: ekzempleron de prospekto pri SAT k malnovajn numerojn de «S-ulo» k «LNE». Havigu al ni adresojn de personoj, kiujn vi supozas emaj aboni, ni sendos mem la provekzemplerojn, se vi preferas.

Administracio de SAT. Redakcio de «S-ulo».

10-a KONGRESO DE SAT

en Londono (Britio), 3.—7. aŭg. 1930

4-a listo de aliĝintoj

N-o Nomo Lando SAT-matrikulo
134. S. Harris Anglio 11 072
135. J. Rindler Usono
136. V. Zimin Sovetio 6164
137. V. Kazakeviĉ Sovetio 3716
138. A. Kuliĉenko Sovetio 12 876
139. E. Langlet Francio 1370
140. S. Bojer Sovetio 4358
141. W. Hartwig Germanio 15 193
142. C. Startup Anglio 12 789
143. A. Penĉik Sovetio 11 727
144. H. Konovalov Sovetio 641
145. V. Kalaŝnikov Sovetio 1125
146. I. Lidin Sovetio 41
147. L. Markoviĉ Belgio 13 335
148. B. Jeleznjakov Sovetio 5583
149. V. Belogorcev Sovetio 7495
150. E. M. Vasilevski Sovetio 7520
151. N. Ŝumilov Sovetio 16 009
152. A. Lebedev Sovetio 960
153. J. Wilkie Skotlando 10 029
154. K. Deubler Germanio 30
155. H. Pollter Germanio 16 085
156. A. Gavrilenko Sovetio.
157. V. Blagovidov Sovetio 10 608
158. A. Gurov Sovetio 7061
159. J. Palkin Sovetio 14 406
160. V. Gordon Sovetio 4045
161. W. Raward Anglio 13 326
162. J. A. Brukson Sovetio 1896
163. J. F. Stone Anglio 14 586
164. M. Carey Anglio 1170
165. L. Peel Anglio 3210
166. C. Howard Anglio 15 550
167. B. Fallowfield Anglio 7512
168. R. Bland Anglio 9119
169. C. Griese Germanio 14 420
170. K. Statterheim Germanio 9553
171. R. Hall Anglio 7145
172. D. Cardy Anglio 8214

— página 10 —

436 — SENNACIULO

UNU JARO DA ESPERANTA LABORO EN PÄRNU (ESTONIO)

Nia bildo vidigas kursanojn de l’ unua amas-kurso organizita de Lab. Esp. Klubo en Pärnu (Estonio). La 9-a sidanto de maldekstre en unua vico estas la kursgvidinto K-do E. Mälson, la 11-a sidanto — prezidanto de l’ Klubo — K-do J. Lage (10 469), la 8-a sidanto — sekretario de l’ klubo K-do N. Ruus (15 428). La kurso okazis laŭ Ĉe-metodo. En la lokaj gazetoj aperis poresp-aj reklamanoncoj preskaŭ ĉiutage, kompreneble senpagaj. La kurson, okazintan en Lab. Hejmo, partoprenis unue 170 personoj, ĝin finis 130. Sekvintan kurson, kiun gvidis instruisto Strandmark, partoprenis nur 28 komencantoj k 36 daŭrigantoj. Du aliajn kursojn, unu por junpioniroj, finis 15 k 50 personoj. (La lernejdirektoroj ne permesis al lernantoj partopreni la junpioniran kurson.) Nun estas 7 SAT-anoj k 15 «S-ulo»-abonantoj en Pärnu. (15 428.)

[BILDO p.10 | 23,23,80,47] Grupfoto de la kursanoj de la unua amas-kurso en Pärnu: ĉirkaŭ sepdek viroj kaj virinoj en pluraj vicoj, la antaŭaj sidantaj, la malantaŭaj starantaj.

Por la edukista konferenco dum la SAT-kongreso

SAT-edukistoj k kompetentaj SAT-K-doj, kie estas viaj raportoj por la edukista konferenco? La organizantoj bezonas raportojn el ĉiu lando; do eĉ se vi ne venos al la kongreso, ni bezonas vian kunlaboradon. La temo estas pri «klaspartieco en edukado»: en la eduka sistemo, en disciplino k instrumetodoj, en rilatoj kun religio, en lernolibroj, literaturo, en lernejaj infanorganizoj, en malpermesoj al edukistoj … (Vidu n-on 295.) Respondu plej baldaŭ. Certe ankaŭ sovetaj edukistoj havas ion por diri pri la demando.

Pri la sama temo ni organizas ekspozicion dum la kongreso. Ni bezonas elĉerpaĵojn el lernolibroj, infankajeroj, desegnaĵojn, ktp. … La elĉerpaĵoj el diverslandaj lernolibroj montru kontraŭproletan tendencon pri famaj militoj, imperia konstruado, … montru naciemon, aliigon de la revoluciaj periodoj, … Sendu frue la materialon k ni bone utiligos ĝin. La sama utilos ankaŭ por ekspozicio dum konferenco de Brita Instruista Laborista Ligo (TLL) dum septembro.

C. Osmond (9896)
Esperanto-sekretario de TLL
95 Fowlers Walk, Ealing, London W 5.

AL ĈIUJ SOVETIAJ GEK-DOJ!

K-doj! Ofte okazas, ke niaj Sovetiaj klientoj mendas fremdajn librojn, kovertojn, leterfoliojn, poŝtkartojn, insignojn, akciojn ktp. en la Adm. de SAT. Jam de kelka tempo ni ne plu liveras ĉi tiun varon al niaj klientoj. Vi sciu, ke jam dum la tuta jaro nia financa stato en Leipzig estas tute malbona, ĉar nia mono troviĝas en la konto de SEU en Moskvo. Oni informis nin, ke la financkomisaro de Sovetio permesis al ni ricevi ĉi jare nur 4000 dol. (pasintan jaron estis 4500 dol.). Do, anstataŭ pligrandigi ĉi tiun buĝeton, oni malgrandigis ĝin. Aliflanke oni devas konstati, ke en Sovetio daŭre kreskas la membraro k abonantaro al niaj presorganoj. La konsekvenco estas, ke rapide nia kapitalo en Moskvo grandiĝas k aliflanke — ni ne povas ricevi ĝin. Tamen la presisto ĉiusemajne deziras la pagon de la fakturoj. Tiu ĉi stato kompreneble ne estas longe eltenebla. Ni devas serĉi rimedon, por ke ni povu ricevi nian monon. Niaj K-doj en Sovetio tial klopodu ĉe siaj instancoj, ke oni donu al ni la permeson por ricevi nian propran monon, per kiu vivas nia organizo. Sovetiaj K-doj estas insiste petataj fari kiel eble plej malmultajn mendojn ĉe SAT, ĉar ni ne povas liveri.

Jam por mildigi ĉi tiun situacion, la Eldon. Kooperativo de SAT presigis kelkajn eldonojn en Moskvo, sed ankaŭ ĉi tiu procedo ne sufiĉas por ekvilibrigi la diferencon inter la libro- k gazeto-konto. Ni konsideru, ke la libroj ne estas tiom rapide vendataj. Ĝenerale nia vendotempo por iu libro estas kelkjara. Sekve: Gek-doj en Sovetio, evitu iujn ajn mendojn en la nuna tempo, ĝis la monafero estas regulita.

Administracio.

Laŭ ĵus ricevita informo la financkomisaro de Sovetio ne plu permesis pluan transsendon de mono al SAT. Pro ĉi fakto, plenumo de mendoj nun ne plu estas ebla. — Atentu aperontan artikolon!

TRAKTORO „LABORISTA ESPERANTISTO»

La laborista esp-istaro de la pli ol 160 SAT-anojn havanta urbo Leipzig ankaŭ plenumas sian devon, aliĝante al la alvoko de niaj sovetiaj fratoj, por aĉeti traktoron al iu kolektiva mastrumo, en la vasta Sovetio. Post la alvoko de K-do Demidjuk en «S-ulo» n-o 284, la Leipzig-a LEA-grupo petis la lokan kom. partian organizon por fari prezentadon pri la «Kvinjara plano en USSR». La parolado okazis la 2-an de apr. La saman vesperon la Grupestraro disdonis kolektlistojn al la grupanoj, kiuj esprimis sin pretaj por helpi la efektivigon de traktoro «Laborista Esperantisto». La multobligitaj kolektlistoj estas skribitaj en esperanta k germana lingvoj. Sur la supra parto estas desegnita traktoro k skribita jena teksto: «Solidareco — Laborista Esperantisto. Solidareco kun niaj rusaj fratoj, la konstruantoj de la unua soveta ŝtato en la mondo, la konstruantoj de l’ socialismo. Ĉiu donu laŭpove sumeton por aĉeto de traktoro — ‘Laborista esperantisto’ donacota al iu el la kolektivaj kamparmastrumoj de Sovetio.»

La fervoraj kolektantoj por la plej valora k plej simbola donaco de lab. esp-istoj tutmondaj, al la patrujo de ĉiuj proletoj, eklaboris. De mano al mano, de loko al loko, en lab. hejmoj, en fabrikoj, butikoj ĉie kolektadis niaj verdsteluloj. La listoj iom post iom pleniĝis, malpuriĝis — dek, dudek, kvindek fenigoj viciĝis unu sub la alia sur ili, foje 1 marko malordigas la ordon de fenigoj, sed jen la unuaj listoj estas plenaj, eĉ ĉe kelkaj necesiĝis alglui duan folion.

Post unu-monata kolektado estas redonitaj jenaj 6 kolektlistoj:

1. K-do Rödel, E. (5068) 14.75 mk. g.
2. „ Göppner (10 614) 10.15 „ „
5. „ Dassler, K. (13 940) 4.40 „ „
6. „ Weinhold, A. (2568) 20.00 „ „
7. K-dino Batta, M. (633) 22.05 „ „
8. K-do Lachmund (14 295) 8.50 „ „
Sume 79.85 mk. g.

(1 $ = 4.10 mk. g.)

Jen vi mem povas konstati, ke SAT-anoj k ne-SAT-anoj, aktivaj lab. esp-istoj, faris sian devon, helpante la efektivigon de socialismo en USSR.

Sed la lab. esp-istaro de Leipzig opinias, ke la kolektadon oni devus

— página 11 —

SENNACIULO — 437

plilarĝigi en la tuta mondo. Estas dezirinde, ke ne nur niaj sovetiaj, novjorkaj, franciaj k germaniaj Gek-doj partoprenu ĉi tiun laboradon, sed ĉiuj lab. esp-istoj el la tuta mondo. Tial la Leipzig-a esp-istaro laborista alvokas la tutmondan esp-istaron, ĉu SAT-aŭ nur LEA-anojn por pli aktive ekkomenci la kolektadon por la traktoro „Laborista esperantisto«.

La tutmonda ruĝa esp-istaro montru sian simpation al la unua proleta ŝtato. Ni kolektu k instigu niajn konatojn, korespondantojn en la tuta mondo.

Komisiita de la LEA-Grupo Leipzig: J. Batta (246).

TRA LA ESPERANTA GAZETARO

«Heroldo de Esperanto» festis la jubileon de sia 10-jara ekzisto per 16-paĝa n-o, en kiu troviĝas la rezulto de enketo farita de la redakcio por pli popularigi la gazeton per taŭga legaĵo. El la respondoj oni konstatas, ke kio al unu plaĉas, malplaĉas al aliuj. Sed s-ro Jung (la ĉefred.) volas plezurigi ĉiujn, k ĝuste tial neniu alia ol Esp. Katolika devas kondamni ĉi tiun burĝe liberalan gazeton (kvankam sufiĉe da bildoj laŭdas katolikan agadon). Malgraŭ sia larĝa starbazo «H. de E.» enregistras nur 2600 pagantojn, k solan tujan solvon por plialtigo de l’ abonant-nombro vidas la eldonanto evidente nur en senpaga liverado de l’ gazeto «sopirata» al sovetianoj per speciala monkolektado inter la abonantoj. Sincere dirite: «H. de E.» meritas pli da subteno ĉe la neŭtralaj esp-istoj.

«International Language» (brita) estas tre vari-enhava, prezentas ekzemple en sia maja n-o artikolon pri muziko en USSR laŭ informoj el SEU-Bulteno, presigas artikolojn informajn pri Britio dulingve (angle k esp-e) — kiel oficiala organo de l’ 22-a Universala Kongreso de Esp. Ĝiaj librorecenzoj (same dulingvaj) estas ĉiam interesaj.

Laŭ opinio esprimita en «Flandra Esperantisto» (majo), gazeto, kiu batalas kontraŭ la belga imperialismo, «la popoloj devas desegni la landlimojn, ne la ŝtatoj la popollimojn. Se la ŝtatoj interkonsentus pri tiu principo, la imperialismo estus morta k depost tiu momento ankaŭ ne plu ekzistus subpremataj popoloj. Ĉar tiam ĉiu nacio, ĉu granda, ĉu malgranda vivus libere, vivus sian propran vivon per propra lingvo k super tiu paca mondo brilus la verda stelo. Pacemaj landoj komprenos la neceson de esp., tiu cemento, kiu unuigos la popolojn.»

Sincere neŭtralan sintenon montras «Hungara Heroldo», la organo de l’ hungara esp. societo neŭtrala (kies protektantoj estas eksministro k ĉefepiskopo!). Ĝi presigas en sia aprila n-o fruntpaĝe detalan raporton pri la jarkunsido de l’ hungara LEA (HESL). Eksciante pri malpermeso al provinca esp. grupo, la eminentaj protektantoj de H. E. S. espereble ne prokrastos pledi je ĝusta loko kontraŭ la tiom ofte menciitaj perfortagoj de lokaj estraroj en Hortilando kontraŭ la lab. esp. movado (tute ne parolante pri malpermeso al la SAT-eldonaĵoj!).

En «Espero Katolika» de 1. majo iu Petroviĉ defendas la laŭdire persekutatajn pastrojn en Sovetio kontraŭ la oficialaj klarigoj de l’ sovetaj aŭtoritatoj, bedaŭrante, ke la papo tiom bruis pri la afero, tiel donante al la sovetoj okazon aperigi kontraŭ-protestojn … «E. K.» estas batalorgano por la katolikoj, k en ĉiu n-o tio estas akcentata: «Pretendi, ke la celo de organo kiel «E. K.» devus esti: havigi al siaj legantoj nur amuzaĵojn, tia pretendo estas troa, k ĝi pruvas, ke ili tute ne komprenas la gravon de esp-o por la moderna vivo, por la Katolika Agado.»

«Bulteno de CK SEU», Moskvo (marto), pritraktas praktikajn taskojn de varbado k organizado. La ekzemplo de l’ Kieva esp-istaro, kiu pro manko de instruantoj k tial ke oni ne sufiĉe sciis organizi la nov-lernintojn, ne sukcesis vivigi la decidon de l’ komjunularaj estraroj pri lernado k aplikado de esp-o, estas sufiĉe pripensiga.

La plej nova ISK-kajero (aprilo) enhavas i. a. du tre interesajn politikajn artikolojn, traktantajn pri la repaga problemo (Jang [Young]-plano) por Germanio k pri Palestino kiel viktimo de angla imperialismo, en kiu lasta artikolo la aŭtoro konkludas, ke «liberigo de Oriento ne dependas nur de tio, ke la popoloj liberigu sin de la brita jugo, sed ke bienposedantoj k ekleziaj estraroj «ĉiu malfeliĉo en Oriento venas de eklezioj!») havas la saman intereson, kian la britoj: subpremi la araban proletaron k la arabajn malriĉajn kamparanojn.»

N. B.


Korektoj. En n-o 296, pĝ. 410 (Diskutejo), estas, pro fuŝo en la presejo, forlasita la redakcia piednoto (vd. la signon 1 en la 4-a linio de tiu artikolo), kiu diras, ke tiu diskut-art. estis verkata antaŭ preskaŭ 2 jaroj k la en la unua frazo farita rimarko de l’ K-do pri «Tagoj» (unutoneco ktp.) hodiaŭ ne plu havas sencon. Sed cetere, kompreneble, lia propono estas interesa k ankaŭ hodiaŭ aktuala. — Sur pĝ. 415, 2-a kol., 1-a linio de supre legu 229 (anstataŭ 299) membroj.

[REKLAMO p.11] Leo Tolstoj — ĤODINKA — La 8-a volumeto de «Biblioteko de S-ulo». Du rakontoj de la fama verkisto, ilustritaj per reproduktoj de artpentraĵoj. Kun enkonduka artikolo de K-do N. Modenov kaj skizo de Akademiano V. Friĉe pri L. Tolstoj kiel moralisto. — 64 pĝ. Prezo: 0,60 mk. g. — Adm. de SAT, Colmstrasse 1, Leipzig O 27. En Sovetio: CK SEU, Poŝtkesto 630, Moskvo.

Suplemento al la adresaro en Jarlibro

(Tiu ĉi nomaro ne estas por korespondemuloj)

(Dua parto. 10-a daŭrigo. Vidu n-on 284/97)

Potsdam (Germanio)

16174 *Koth Emma, Lennéstr. 44, edzino.

Poznan (Polio)

16052 Zablocki Wl., Rynek Lazarski 4/2 p.

Prijutowo (Sovetio)

16342 Lukijanow Johano S., Mestkom, Samara-Zlatoust. j. d., stacidoma helpestro.

Reĉica (Sovetio)

16117 Levin A., str. Frunze ĉe Simanovski, laboristo.

Rakovski-Rudnik (Sovetio)

16232 Ibrahimov.

Rtiŝĉevo (Sovetio)

9730 Tropiĥin V., Jilkooperat. «Krasnyj luĉ», 8 kv. N.

Rüsselsheim (Germanio)

16170 Stolz C. G., Hassloherstr. 37/1, modellignajisto.

Saint Denis (Seine, Francio)

16179 Jéhanne Georges, rue Lesne 10, elektristo.

Saint Pierre des Corps (I. et L., Francio)

2613 Jaŝkov Vaclav, rue de la Noue 72, meblisto.

Saransk (Sovetio)

16154 Baŝkirov Dmitrio, Leo Tolstogo 5, kooperaciisto.

Sävedalen (Svedio)

16241 Andersson Karl, Berghem.

16245 *Nilsson Ellen, Gunnebo Ugglum.

Schellinkhout (Nederlando)

15974 *van Essen Gr., instruistino.

Schwechat (Aŭstrio)

16308 Belic Johann, Alt-Kettenhof 5, konduktoro.

Sebastopol (Sovetio)

16011 *Boguslavskaja E., Krasni Spusk 1, dentkurac.

Sebnitz (Saksio, Germanio)

16277 Cesky Franz, Böhmische Str. 34, tinkturisto.

Simferopol (Sovetio)

16010 Paŝkov Sergeo, Poĉtovij per. 1, oficisto.

Sisteron (Francio)

16180 *Ferrand Th., rue de la Coste, instruistino.

16223 Ricavy Fernand, 1 rue Saunerie, mekanikisto.

Smolensk (Sovetio)

16262 Ŝiŝelov Voldemaro, Vokzalnaja 11.

16261 *Zaĥareviĉ Ano, Potemkinskaja 51.

Sonvilier (Svisio)

16132 Donzé Cyprien, horloĝisto.

Sotteville les Rouen (Francio)

16225 Heubert Léon, 99 rue Hyacinthe Menagé.

Stalin (Sovetio)

16219 Krivickij Nik., Centralna ul. bolag 19, kv. 1, librotenisto.

16220 Olenko Bori, 4 linio 51, lernanto.

16218 Volĉenok Gregoro, 2 linio 58, metiisto.

16217 *Volĉenok Lia, 14 linio 86, oficistino.

Stalingrad (Sovetio)

16242 D-ro Tartakovsky Josefo, kuracisto.

16246 Vasiljev Vj., Kozlovskaja 34-a.

16255 Zabirov Ramzi, str. de Lenin Rabfak de N. Kalinin, kompostisto.

Staraja Russa (Sovetio)

16256 Bogdanov I., Novg. Buĥovskoj [?] val. 7.

St. Claude (Jura, Svisio)

16337 Sugier Roger, rue de la Poyat 28, kombisto.

St. Egidien (Saksio, Germanio)

16334 Massman Albin, Hauptstr. 34, poŝtisto.

St. Imier (Svisio)

16134 Grädel Adolphe, rue Basse 20, ingofaristo [?].

16133 *Grädel Jeanne, rue Basse 20, kudristino.

16135 Roth Charles, Beau Site 22, horloĝisto.

Stockholm (Svedio)

16001 Ahling Bernt, Poŝtkesto 729.

16315 Söderkvist Gustav A., Folkungag. 104 ög. 1.

St. Pölten (Aŭstrio)

15982 Baumgartner F., Aug.-Hassak-Str. 15/9, ilarforĝ.

Strasbourg (Francio)

16175 Dellenbach, rue Apffel 19, inĝeniero.

Surajevka (Sovetio)

16005 *Lanevskaja Elizabeto, Bolŝaja 55, Zejskij okr., instruistino.

Sydney, N. S. W. (Aŭstralio)

16014 Fekonja L., Elizabethstr. 41, Redfern, tapetisto.

1566 Malaŝin H., Elizabethstr. 41, Redfern.

16015 Morrison W. J., Edgeware Road 9, Emmore.

Ŝepetovka (Sovetio)

16311 Poddubnjak Nikono, Tamojnja (doganejo).

Ŝimanovskaja (Sovetio)

9803 Gluŝkov Dmetrio, Perskij Lesnoj Teĥnikumo, Ussur. j. d.

Taganrog (Sovetio)

16240 Timakov Mitrofan, Ĉeĥovskaja 55, Industria Teknikumo, studento.

Tallinn (Estonio)

16303 Gröön.

16304 *Kokla Leena, Vabriku 39/2.

16302 *Moosel Alma, Ouna 8/3.

16305 Tuiman Erik, u. Kalamaja 3/13, elektromuntisto.

Taŝkent (Sovetio)

16119 Nikitin Nikolao, Aŭtomata telefona stacio, telefonteknikisto.

Thalheim (Erzgebirge, Germanio)

16138 Ahner Oswald, Salzstr. 15, ŝtrumpfaristo.

16151 Auerswald E., Städt. Neubau 8, ŝtrumpfaristo.

16141 Barth Hans, Friedrichstr. 21, ŝtrumpfaristo.

16140 Bock Alfred, Obere Hauptstr. 61, ŝtrumpfaristo.

16143 Drechsler A., Obere Hauptstr. 14, ŝtrumpfaristo.

(Daŭrigota)

— página 12 —

438 — SENNACIULO

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

SOVETIO. Barnaul. (Vd. ankaŭ n-on 296). Je 2. majo okazis tuturba SEU-konferenco kun 50—60 delegitoj. Estis raportoj pri IRH k ĝiaj taskoj, celoj k peresp-a laboro; tekniko de internacia interligo; stato de SEU-organizo en USSR, Barnaul k la perspektivoj. Okazis varmegaj debatoj k reelekto de l’ SEU-distrikta komitato. Funkciis samtempe du ekspozicietoj de agrarteknikuma esp. rondeto k blindula esp. rondeto, kiuj bonege propagandis. Inter la raportoj oni prezentis scenon «La Venko», k esp. ĥoro el geblinduloj kantis. Estis aklamite, ne ĉesigi esp. laboron dum somero, sed ĉiujn dum vintro funkciintajn kursojn transformi en SEU-ĉelojn k oficejojn de intern. interligo k propagando ĉe ĉiuj fabrikoj, entreprenoj, lernejoj ktp. Ankaŭ la esp. konsultejo ĉe profesi-sindikataro funkcias regule (dufoje semajne). La granda ĉe-lerneja sukceso (vd. en n-o 296), okazis post raporto de K-do Goldfeder ĉe la distrikta klerig-fako. Nun ni eldonas 3000 kovertojn k leterfoliojn kun esp. varbaj surskriboj. (5448.)

ĈE LA NEŬTRALULOJ

Pli ol 300 anoj de Societo «Kiboŝa» en Tokio lernas esp-on. En Presarta Lernejo en Tokio esp-o estas enkondukita kiel unu el devigaj lecionoj en la kurso por gradigitoj. La 18-a Kongreso de Japanaj esp-istoj okazos je 2./4. aŭgusto 1930 en Kanazaŭa.

*

En Hago (Holando) estas la sidejo de nove fondita Ĉe-Instituto, kiu havas kiel celon tutmonde grandskale disvastigi esperanton per kursoj laŭ Ĉe-metodo. La fondiĝo okazis je 24. majo antaŭ kunvokitaj reprezentantoj de la gazetaro k invitita publiko el interesitoj. Okaze de tiu fondo Ĉe adresis publikan leteron al la esp-istoj klarigante la neceson de tia Instituto por antaŭenigi la esp. movadon pli rapide k certe ol ĝis nun.

*

Por la speciala internacia Ĉe-kurso en Arnhem (Nederlando), okazonta dum julio, anonciĝis jam partoprenontoj el 10 landoj. Varbindaj estas por tiu aranĝo neesp-istaj geinstruistoj, gestudentoj k pedagogoj. Adreso: Julia Isbrücker, Oostduinlaan 32, Hago, Ned.

MEMORNOTO

Represis el «La Lern.»:

Pärnu Rahwa Sona, Pärnu, 1. 5., Musolini en kino.

Priesper. artik. k notojn enhavis:

El Socialista, Madrid, 20. 5., La Edificacion, Madrid, 15. 5. (pri esp. ĉe germ. lab.), Le Populaire, Paris, 24. 5., Signalen, Stokholm, 22. 5., Gotlands Folkblad, 13. 5. (kurso), Nya Norrland, 10. 5. (kurso), Arbetarbladet, Sandviken, 13. 5. (kurso), Östergötlands Folkblad, 9. 5. (kurso), Nya Samhället, Sundsvall, 10. 5., Daily Worker, Lond., 24. 5., L’ Effort syndical, Bruselo, majo (tutpĝ. prop. art. de M. v. Aelst), Pärnu Rahwa Sona, 15. 4., 17. 4., 18. 4., 24. 4., 19. 5., Rünnak, Tallinn, apr., majo, Rahwa Sona, Tallinn, 10. 4., 16. 4.

Peresper. materialon enpresis:

Le Travailleur, Orléans, 26. 4., International Seafarer, Londono, majo; Uj Elöre, Novjorko, 10. 5.

NIA POŜTO

15 652. — Ni ne povas akiri ĝin. rekte mendu. La prezo estas 1½ dol. Adm.

14 404. — Vian artikolon ni uzos, se spaco permesos; ni tre dezirus enmeti ĉiun taŭgan materialon ricevatan, sed ĉe la nunaj rimedoj k amplekso de la gazeto tio bedaŭrinde ne estas ebla. Red.

[REKLAMO p.12] ĜISMORTE neforgeseblajn bildojn vidis Baghy en Siberio dum sia militkaptiteco. Ili donis al li bonajn vivlecionojn. Li scias kompreni sencon de multaj aferoj k ĝuste trovi la kaŭzon . . . Tiuj ĉi verecaj bildoj estas perloj de la romano. Kvazaŭ precizaj fotografaĵoj el la naturo ili ornamas la paĝojn . . . tiuj simplaj bildoj impresas per sia forta, ĉar vernatura, esprimeco . . . la romano de Baghy estas tre rimarkinda k talenta verko . . . skribis K-do N. V. Nekrasov en La Nova Epoko (1927) en 10 paĝojn longa kritiko pri VIKTIMOJ de JULIO BAGHY kies 2-a eldono ĵus aperis. PREZO: Broŝ. 4 mk. g., simple bind. 4,50 mk. g., tole bind. 6 mk. g., plus afranko 10 %. Mendu ĉe la Administracio de SAT, Leipzig O 27, Colmstr. 1 — Sovetianoj ĉe CK de SEU, Moskvo, Spiridonovka 15

[BILDO p.12 | 67,40,74,46] Granda nigra kvinpinta stelo en la reklamo por «Viktimoj».

Gek-doj, helpu nin!

Infangrupo akompanota de kelkaj plenkreskuloj, sume 10—15 personoj serĉas por la 17. ĝis 30. aŭgusto lokon ĉe la maro por pasigi libertempon. Eventuale tendaro k memkuirado, ankaŭ pajlejo sufiĉas. La elspezoj tage ne superu 1 mk. g.

Gek-doj, kiuj povas komuniki al mi koncernan lokon, bonvolu skribi al K-do:

Fr. Hölzgen, Köln/Merheim, Grüner Hof n-o 6.

[REKLAMO p.12] JARABONO por membroj . . . 8 mk. g. por nemembroj . . 9 mk. g. Ankaŭ ¼-jare abonebla!

[REKLAMO p.12] ISK — Ĝi aperas kvaronjare kaj pritraktas ĉiam aktualajn problemojn de la klasbatalo montrante la veran karakteron de la kapitalismo kaj la necesajn paŝojn por forigi la ekspluatadon. Tiu ĉi revuo estas gravega batalilo por niaj socialistaj ideoj kaj devas esti abonata de ĉiu aktiva K-do. Abonprezo por 4 n-oj 2 svisaj frankoj — Esperantlingve INTERNACIO DE SOCIALISTA KUNBATALO La politika revuo por la klaskonscia laboristo — Provekzemplerojn vi senpage ricevos de Administrejo de Esperanto-«ISK», Servette 79, Ĝenevo (Svisio)

ENHAVO:

paĝo
ITF 427—428
Fazo de klasbatalo 428
Letero el Belgio 428—429
La raciigo de l’ laboro ĉe la Skoda-fabrikoj 429
Por nia distro 429
Kriegu Ĉinio! 430
La evoluo sen dio 430—431
Kiel mi vizitis la laboristan klubon en Sofio 431
Tago el mia vojaĝo 431—432
Diskutejo 432
Esperanto-Servo 433
Junular-Paĝo 434 [?]
Tra Esperantio 435—438
Anoncoj 438

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

N.º 299, 26 de junio de 1930

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

6-a Jaro, N-o 299 — APERAS SEMAJNE — Leipzig, 26./6. 1930

[BILDO p.1 | 42,4,54,12] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Kolmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerĥner

IMPRESOJ PRI LA SITUACIO EN PALESTINO

Estas malfacile fari al si ĝustan bildon pri la diversaj celadoj k aspiroj de l’ nuna Palestina loĝantaro k ankaŭ pri la rolo, kiun ludas k povos estonte pli klare ludi la laboristaro en tiu lando.

Ni scias, ke Palestino troviĝas sub la regado de brita mandat-registaro, kun sidejo en Haifa, urbo lokita sur marbordo, sed pli malproksima de Jeruzalemo ol Jafa, kiu ludis ĝis nun pli gravan rolon kiel haveno ol la brita registarsidejo. Britio, kiu promesis dum la mondmilito al la araboj subteni ilian nacian liberiĝ-celadon, aliflanke faris favorajn decidojn por la cionista movado, ekestis sekve en dilemo, kiam ĝi ekprenis sian mandaton.

La araboj havas la malesperan impreson, esti laŭgrade forpuŝataj pro la amasa juda enmigrado. La teritorio estas malgranda, k nur ioma parto ĝia estas utiligebla. Jam la cionistaj kolonioj okupas la pliparton el la plej bona grundo.

La araboj sentas, ke la judoj ne intencas miksiĝi kun la cetera loĝantaro, sed volas resti distinga komunumo, kun propra lingvo k apartaj institucioj. Eĉ rilate al la laborista movado tio havas signifon, se ni ne konsideras malgrandan escepton, pri kiu ni raportis en n-o 292: nome, ĉe la sindikatoj de fervojistoj k poŝttelegrafistoj la organiz-sistemo permesas la unuiĝon de arabaj k judaj laboristoj! Sed cetere «la arabaj laboristoj estas devigataj nun resti neorganizitaj, ĉar la juda sindikato «Histraduth» (aliĝinta al la Amsterdama Sindikata Internacio) malakceptas arabojn»¹.

La araboj postulas aŭtonomion bazitan sur proporcia reprezentado. La judoj, kiuj formas nur malfortan malplimulton, kontraŭstaras al tio, timante esti superregataj de l’ araboj k ke la grund-akiro povu esti haltigata aŭ severe limigata.

[BILDO p.1 | 29,51,67,68] Foto: panoramo de Jeruzalemo, vidata de malproksime, kun la urbo kaj ĝiaj muroj sur monteto kaj valo kun dezertaj deklivoj antaŭe. Subskribo: «JERUZALEMO».

Pripensemaj araboj maltrankviliĝas ankaŭ pri la rapida «okcidentiĝo» de la lando. Ili sentas la neeviteblon de tiu procezo, sed sentas ankaŭ, ke la juda influo plirapidigas la evoluon al komercigo de l’ lando.

En la cionista koncepto la ĉefideo estas, ke la judo estas en Palestino, ĉar estas lia rajto. Certe temas pri rajto favore donita al li de Britio en konsento kun aliaj gvidantaj potencoj k la Ligo de Nacioj! Ankaŭ la cionistoj parolas pri historiaj rajtoj, sed fakte la izraelida okupo (same milita konkero kiel tiu de l’ araboj) ne estis pli longdaŭra ol la araba.

Fakte, la judaj postuloj havas tute alian bazon. Estas decido k deziro tiel pasiaj, ke ili havas hipnotan povon, ke ili kunmiksiĝis kun la psiko de l’ juda infano. Generacioj suferis persekutojn, humiligojn, mizeregon, ke ilin tenis la espero je Ciono. Ĉar ili ne havas apartan teron por si, sian «landon», ili volas havi tiun prapatran grundon je ĉia prezo. Tiu ĉi sento, grandparte bazita sur bibliaj promesoj, estas almenaŭ same forta ĉe la junaj modernaj koloniistoj, el kiuj multaj estas senreligiaj, kiel inter la piaj ortodoksuloj.

La fakto, ke la judoj sentas senpeziĝon en Palestino, pruvas, kiom multe ili suferis antaŭe, ke ilia arogo, pro kiu oni ofte plendas, estas nur natura reago. Kun granda fervoro k entuziasmo la cionismo nun klopodas krei landon, kiu ne nur estu «patrio» de longe senhejma popolo, sed la realigo de justa k frateca sociordo, kia ĝi estas antaŭvidita de Miŝe [?] ĝis Marks. Ili forpuŝas la lukson k la profitavidon. Universitatuloj, viroj k virinoj, hakas ŝtonojn, konstruas ŝoseojn, sekigas malsanigajn marĉojn, transportas sterkon aŭ lernej-instruas por la gloro de Ciono. Mirinde, ili tute ne sentas venĝemon sekve de la mortpafadoj en pasinta aŭgusto.

Laŭ la juda tezo 90% el la araboj estas kontentaj vidi la judojn instaliĝi

¹ Laŭ K. Hinkel en ISK, Esp. eldono, aprilo 1930.

— página 2 —

440 — SENNACIULO

en Palestino, ĉar ili komprenus, kiajn avantaĝojn ili povus trovi per tio. Ke estus nur la klaso el malgrandaj oficistoj (precipe ekleziaj), kiuj timus perdi siajn politikajn k ekonomiajn privilegiojn k tial stimulus la religian fanatikon, disvastigante erarajn famojn pri intencoj judaj kontraŭ la mahometanaj sanktaj lokoj. Sed, laŭ la jam supre citita aŭtoro, K. Hinkel, ankaŭ «la judaj kamparanoj k laboristoj estas en la cionista movado k spirite dependas de la juda eklezio, kiu estas ligilo inter la judaj proletoj k la judaj kapitalistoj, k kiu estos fidela al la kontrakto kun Britio»; dum la arabaj proletoj, «la felahoj k beduenoj estas grandparte analfabetoj; spirite k politike, ili tute dependas de la mahometana eklezia estraro, kiu plue posedas la plej grandan parton de l’ lando…»¹. «La urba proletaro (araba) ludas, laŭnombre, nur malgrandan rolon².»

Sed kio estas esperiga, estas la fakto, ke inter la araboj ekzistas malmulte da kontraŭsemitismo, tia kia estas trovebla ĉe la eŭropanoj k usonanoj en Palestino: la araboj ŝajnas senti la rasparencecon kun la judoj. Ankaŭ neniam la arabaj gvidantoj planis detrui la jam ekzistantajn judajn koloniojn, sed nur provis reguligi la enmigrantaran alfluon. Sur egalrajta reprezentado en komuna registaro, kun garantioj pri la rajtoj de l’ malplimultoj, la araboj estas, laŭ la diroj de l’ influhavaj ĉefoj, tute pretaj akcepti la judojn kiel «sampatrianojn».

La ĉefa demando solvenda de l’ sindikata movado, certe estas tiu de l’ enmigrado. Devas esti alcelata objektiva informiĝo pri la nombra eblo de absorbiĝo, k por la enmigrintoj same kiel por la araba malriĉularo devas esti aktive kondukata la batalo kontraŭ senlaboreco k ekonomia krizo, por akiro de fundamentaj laboristaj rajtoj, plenumo de elementaj sindikataj postuloj. Ambaŭflanke, ĉe judoj kiel ĉe araboj, ekzistas inter la laboristaro personoj, kiuj serĉas interamikiĝon k kontakton. La unuaj provoj de alproksimiĝo sur sindikata bazo estas faritaj. Kaj nur sur tiu vojo, nur en la komuna batalo de l’ araba k juda laboristaro ŝultro ĉe ŝultro kontraŭ la ekspluatantaro, en unuecaj organizoj sen dividiĝo laŭ naciaj sekcioj, povas kreiĝi tiu kuniĝo de l’ malriĉaj arabaj kamplaboristoj k farmuloj kun la juda laborista enmigrintaro, kiu estas la necesa fundamento por antaŭenpuŝi en Palestino la socialismon.

Laŭ diversaj fontoj kompilita.

¹ ISK, Esp. eldono, aprilo 1930. ² Same.

POLAJ LABORISTOJ EN FRANCIO

En la du franciaj departementoj Nordo k Pa-de-Kale (Pas-de-Calais) vivas proksimume 190 mil polaj enmigrintoj, viroj, virinoj k infanoj. En la tieaj minejoj oni nombras 71 mil poldevenajn ministojn, edzaj aŭ fraŭlaj, kun ili 60 mil infanoj. La poloj laborantaj en aliaj industrioj k terkulturo, havas nur milon da infanoj kun si. La batalionoj de estontaj ekspluatatoj do troviĝas en la minejoj.

Pli ol 60 mil novaj polaj enmigrantoj alvenos Francion dum 1930 laŭ la interkonsentoj faritaj inter polaj k francaj entreprenoj. Ili venis k venas el la tri regionoj de l’ iama rusa, aŭstria k germana Polio. La eksgermaniaj poloj formas la duonon, sed ili trapasis kiel etapon Vestfalion, la Rur(Ruhr)-basenon, kien la germana kapitalismo estis transplantinta ilin. Tial la poloj en Nordfrancio ne formas gente homogenan grupon. Ili diferencas laŭ karaktero k kutimoj.

La iame rusaj poloj pensas k kondutas kiel slavoj, inklinas speciale al komerco. Kvankam tre religiemaj, ili ne havas disvolvitan senton por grupiĝo k organiziĝo. Oni trovas ĉe ili komunistojn, klerikalulojn, plej diversopiniajn personojn, sed ne metode k organize laborantajn. Regas la individuisma karaktero, kiu formiĝis sub la cara reĝimo. La iam aŭstriaj polaj ministoj estas apenaŭ diferencaj de la unua speco. Sed tiuj, kiuj vivis longan tempon en la germanaj industriregionoj aŭ tie naskiĝis, havas la kulton pri metodo, estas grupiĝemaj, konas k aplikas laboristan disciplinon. Ili estas bonaj sindikatanoj en siaj korporacioj. Ili ŝatas esti puraj, sin vesti bonguste k havi ioman komforton en la loĝado. Malfacile ili povas ŝpari por kulturceloj, pro la malaltaj salajroj; sed se ili sukcesas ŝpari, tion ili ŝuldas al sia simpla nutraĵo.

Ankaŭ judaj elementoj troviĝas inter ili, kiuj estas pruntistoj k makleristoj, sed ludas entute sensignifan rolon.

Tiu amaso prezentas subproletaron, kiu reagas kontraŭ la kondiĉoj al ĝi diktitaj. Ĝi organiziĝas, kulturiĝas, kroĉiĝante al la nova medio, por supervenki la barojn k kontraŭstari la malhelpojn. Estas fortika speco, kiu rezistas en la peniga laboro de l’ minejo kun tre kruda, simpla nutraĵo, ĉefe porkaĵo, lardo, terpomoj, k malforta kafo kiel preferata trinkaĵo. La bredado de unu aŭ pluraj porkoj estas la bazo de ilia familia mastrumo. Alia tre multe ĉe ili bredata besto estas la ansero.

La polaj infanoj lernas en samaj klasoj kune kun la francaj; tiel ili estas dulingvuloj. Post dudek jaroj ne plu ekzistos poloj en tiu regiono, kiuj ne parolas france. Sed la pli aĝaj personoj hodiaŭ nur malfacile adaptiĝas al fremda kulturo; tial ili ne povas vere kleriĝi k legas nur la plej facilajn, malestimindajn romanfelietonojn, dum la kino estas ilia ĉefa legaĵo. La sola, kio aparte disvolviĝas, estas kelkaj propraj kluboj, ĥoroj, muziksocietoj, ĝardenkulturaj k sportaj unuiĝoj.

Teorie tiuj ministoj havas laŭ la interkonsentita laborkontrakto mezbonan salajron, asekuron kontraŭ malsano k diversajn aliajn rajtojn. Sed praktike ekzistas multego da maljustoj, mizero, ŝuldiĝoj, punoj, eksterlandigoj, mastraj kontraktrompoj. Kontraŭ ĉio tio devas batali k batalas laŭ sia povo la minista sindikato, kiu havas plurajn polajn sekretariojn. 15 mil polaj ministoj estas sindikatanoj¹. Aperas diverstendencaj polaj jurnaloj (ankaŭ mastraj). La sindikata jurnalo aperas regule; kunlaboras en ĝi francaj k polaj laboristoj en bona harmonio.

Estas do esperinde, ke iom post iom pli k pli da enmigrintaj polaj ministoj grupiĝos ĉirkaŭ siaj klasaj organizoj, por ke ili stariĝu en unu vico kune kun la francaj k multnombraj alinaciaj laboristoj okupitaj en Francio kontraŭ la komuna ekspluatanto: la mastraro. Nur kiam la naciecoj forviŝiĝos ĝis plena formalapero — k la evoluo tendencas en tiu direkto — la liberiga batalo de tiuj amasoj estos efika k rezultodona. —

G. d’ H.

¹ En raporto, kiun ni presigis en n-o 278 sub titolo: «Alinaciaj laboristoj en Francio», oni parolas pri nur 3 mil polaj minist-sindikatanoj. La diferenco kredeble estas en tio, ke la nombro de l’ unua raporto rilatis al la anoj de komunismtendenca sindikato (C.G.T.U.), la ĉi supra al tiuj de socialisttendenca sind. (C.G.T.). — Red.

KUN TIU ĈI NUMERO ESTAS EKSPEDATA «LA NOVA EPOKO» ★

[REKLAMO p.2] Ĵus aperis esperanta originalo ILI de LEON BERGIERS. 80 paĝoj. Formato: 17×21 cm. Kovrilo dukolora, kun pluraj ilustraĵoj de Lucien Gilles k fotografaĵo. Prezo: 1.80 mk g. Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O. 27.

— página 3 —

SENNACIULO — 441

EL USONA TAGLIBRO

Sukcese k pace la komunista k la socialista Partioj aparte manifestaciis la 1-an de majo. Sed pli frue, en la mateno, la eks-soldatoj k la patriotaj asocioj starigis kunvenon en la centra placo (Union Square) por protesti kontraŭ la ruĝula minaco. Spite la fakto, ke la Unua de Majo fariĝis laborista libertago pro la peto de la Amerika Federacio de Laboro, tiu ĉi sama Federacio nun, por distingi sin de la eŭropa movado, festas sian Labor-Tagon en septembro k bojkotas la 1-an de majo. La registaro helpas k fiksas Tagon de Infan-Bonfarto por tiu ĉi dato.

* * *

Inter la «aristokratoj de laboro» estas la presisto en ĉiu lando. Sed nun la minaco de la maŝino ankaŭ frontas lin. La jurnaloj tie ĉi komencas uzi «tele-kompostiston» (teletypsetter). Meĥanismo ricevas telegramojn k produktas truitan rubandon, per kiu oni presas la jurnalon anstataŭ per la linotipisto. Krome F. E. Ganet (Gannett), la posedanto de aro da ĉiutagaj jurnaloj k de tiu ĉi nova meĥanismo, komencas uzi la foto-procedon anstataŭ presado per metalmuldaĵo. La Sindikato de la Tipografistoj, nun batalanta por labor-semajno de 5 tagoj, devas atendi novan strikrompanton. Ouen D. Yang (Owen D. Young), ĉefo de Ĝenerala Elektro-Kompanio, jam profetis, ke oni baldaŭ legos jurnalon per radio k televidado.

En Denver (Kolorado) la organizitaj muzikistoj starigis teatron propran por kontraŭbatali la atakon ĉiean de la meĥanika robotmuzikisto¹, kiu nun funkcias en la aliaj teatroj k kinoj.

* * *

«Ameriko Venkas Brition» enhavas pli ol 400 paĝojn por pruvi, laŭ la vidpunkto de la bone informita verkisto L. Deni (Ludwell Denny), ke Usono progresas rapide al triumfo en konkuro ekonomia kontraŭ ĝia ĉefa konkuranto. Certe la reganta klaso de Usono ĝuas bonan pozicion. La areo de Usono sur la mondsurfaco estas nur 7%; ĝia loĝantaro estas 6% el la mondtuto. Sed Usono produktas:

39% de la karbo 35% de la hidro-elektra forto 71% de la oleo 60% de la tritiko k kotono 55% de la ligno 38% de la plumbo k fosfatoj 50% de la kupro, ferŝtalo 100% de la natura brulgaso

en la mondo. Simile Usono konsumas el la mondtuto:

42% el la fero 47% el la kupro 69% el la kruda oleo (petrolo) 56% el la kruda kupro 36% el la karbo 53% el la stano 48% el la kafo 21% el la sukero 72% el la silko 80% (k pli) el la aŭtoj.

Paradokse multaj usonaj laboristoj suferas malsaton k loĝas mizere. Kaj eĉ tiu ĉi riĉa lando devas enporti almenaŭ 30 materialojn por la industrio. Plue la kapitalistoj serĉas ĉiam k ĉie novan vendejon por siaj varoj . . .

488.

¹ Robot = maŝinhomo.

KOREKTO. Bonvolu legi en la lasta frazo de la dua alineo de artik. «Anarkismo pri Sennaciismo» (p. 420) «pri tia pli malpli nebula aspiro» (la vorto «pli» mankis).

[REKLAMO p.3] Ne en formo de antaŭajn konojn postulanta, filozofajn studojn kondiĉanta librego, sed kiel kompilaĵo el kelkaj tre trafaj studoj de Marks-anoj estas prezentita al vi KARL MARKS — LIA VIVO — LIA VERKO en oportuna broŝuro eldonita de SAT. Kun lia portreto. 88 pĝ. Form. 11×14 (Bibl. de Sennaciulo.) Prezo: 0,60 mk. g. Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27

LA EVOLUO SEN DIO

(Fino. Vidu n-ojn 293/98.)

La dogmo pri dio

De kie venis la ideo, ke ekzistas iu dio? Iu diris al vi, ke li ekzistas. Nek la racio nek la sperto iam kondukis personon al la teismo (dikredo). La pastroj scias, ke ĉiu infano naskiĝas ateista. Tial ilia insisto koncerne la religian edukadon.

La pastroj asertas, ke dio ekzistas, ĉar la kredo je lia ekzisto estas larĝe k malproksimen disvastigita. La kredo je sorĉistoj, feoj, demonoj estis ankoraŭ pli ĝenerala. Tiu ĉi argumento elmontras la spiritan kalibron de l’ pastraro.

Ne ekzistas faktoj, kiuj permesas fabriki koncepton pri dio. Oni lin priskribas ĉiam negative — sen korpo, sen organoj, sen pasioj ktp. — «Senfina persono» estas tiel neperceptebla kiel «kvadrata rondo» aŭ «vertebrulo gasa», difino kiun Hekel (Haeckel) donis pri la diaĵo.

La pastroj parolas multe pri la Unua Granda Kaŭzo. Kaj la Lasta Granda Efiko? Ĉu oni same devas kredi pri ĝi je minaco de inferpuno?

La hinduismano diras: «Ĉiu afero devas havi subtenilon. La tero ripozas sur la dorso de elefanto, kiu ripozas sur la dorso de testudo.» Kaj tie li ekhaltas. La kristano diras: «Ĉiu afero devas havi kaŭzon.» Kaj li rilatigas ĝin al dio. Bela paro, efektive!

Tiu ĉi erara rezonado devenas de erara ideo pri la naturo de l’ kaŭzo, kiu estas relativa, ne esenca.

Kiam Napoleono demandis al Laplas (Laplace), kial li preterlasis dion en sia verko pri la astronomio, ĉi tiu respondis, ke okazis, ĉar li ne bezonis «tiun ĉi hipotezon».

«Ne ekzistas leĝo sen leĝdonanto.» Kaj ne leĝdonanto sen patro. Kiu generis dion?

La sola baro, kiu dividas la sciencon de l’ superstiĉo, estas la leĝo de l’ logiko, kiu leviĝas kontraŭ la supozo pri supera kaŭzo, dum la ordinaraj kaŭzoj sufiĉas por klarigi la observitajn faktojn.

Ni scias, ke ekzistas natura leĝo. Por kio utilas serĉi pli malproksime? Se dio ekzistas, por kio utilas maltrankviliĝi pri tio en universo regata de la naturaj leĝoj? Malmulte gravas, ĉu dio adoras aŭ ne adoras min. La malo same malmulte gravas.

La hazardo k la natura leĝo direktas ĉe la disdono de manpleno da sablo ĵetita sur la plankon. Ekzistas leĝo pri la probabloj¹. La eblo devas realiĝi en la senfino de l’ ŝancoj.

Dio estas ĝeneraligo de Jupitero, Zeŭso, Jehovo, Balo, ktp. Ĉi tiuj diaĵoj neniam ekzistis. Dio, sekve, estas ne-ento² en la dua efiko — abstrakto el nerealoj.

Oni akuzas la ateistojn pro dogmemo, ĉar ili neas la ekziston de iu dio. La di-kreduloj neas, ke pluraj dioj ekzistas. Kial unu estas pli dogmema ol la alia?

La pastroj postulas de la ateistoj pruvi la neekziston de dio, kvazaŭ estus eble liveri alian aferon ol negativajn pruvojn. Kion ili volas: ke ni prezentu dion, ni kiuj lin neas?

Se ateisto asertus, ke ekzistas iu «Ha! Ha!» k respondus, se oni petus de li la pruvon, per tio ke li mem postulus la pruvon pri ĝia ne-ekzisto — ĉu tiu ne estus kompleta frenezulo? — Dio estas «Ha! Ha!» pligrandigita.

Karlo Smith

El la franclingva revuo «L’ en dehors» tradukis N. B.

¹ Verŝajnoj (en matematiko k filozofio). ² Ento = tuto de la ecoj, kiuj konsistigas la esencon de estaĵo. — Trad.

— página 4 —

442 — SENNACIULO

TURKSIB

Sub tiu ĉi nomo en Sovetio oni komprenas la ĵus finkonstruitan fervojon en Azia parto de l’ Unio. Ĝia plena nomo estas Turkestana-Siberia fervojo. La 25-an de aprilo ĉiuj laboroj por konstruado de tiu fervojo estis finitaj, k 15-an de majo oni komencis ekspluati ĉi tiun grandan relaron. Ĝi komenciĝas ĉe stacio Aris, kondukas trans Alma-Ata, preter lago Balĥaŝ- Sergiopol- Semipalatinsk k finiĝas ĉe la stacio Novosibirsk en Siberio sur longo de 2519 kilometroj. En tre mallonga tempo efektiviĝis la konstruado de tiu fervojlinio; ĝi estis komencita en j. 1928. En 1930 restis finplenumotaj nur 4% el ĉiuj konstru-laboroj. Oni supozis fini la konstruadon ĉe Turksib laŭ kvinjara plano en fino de 1933. Sed pro bona traesploro de l’ variant-skemoj en konstrulabora plano, oni malpliigis la templimon ĝis fino de 1931. Kaj eĉ tiu fiksita dato renversiĝis, ĉar dank’ al fervoro k kunhelpo de l’ tuta laborista klaso sovetia en la kuranta jaro finiĝis la laboroj, kiuj kostis proks. 175 milionojn da rubloj (1 rublo = ½ dol.). Komence eksterlandaj inĝenieroj difinis la elspezosumon je 203,7 milionoj da rubloj, sed oni sukcesis redukti la sumon je la supre citita nombro, k la longega relvojo konstruiĝis spite ĉiuj malhelpoj entute eksterordinaraj, kiel klimataj, topografiaj k ĝenerale ligitaj al la kondiĉoj de tiu regiono. La plej grava rezulto de ĵus konstruita fervojo estis ekstarigo de regula transport-provizado per multaj nutrajproduktoj al k el la lando, k precipe importo de malkara greno el proksimaj grenriĉaj regionoj kiel Siberio, Kazakstano, Kirgizio ktp. Laŭ kvinjara plano la importo de greno en Azion atingos dum 1930—33 pli ol 835 400 milkilogramojn. Ankaŭ gravan signifon havas eksporto de kotonaĵoj k diversaj produkt-provizoj por teksindustrio de Sovetio, kiu tiele liberigas sin de influoj de eksterlanda merkato. La sekvanta grava rezulto estas tiu de l’ lignoeksporto per tiu fervojo el Siberio al eksterlando k same por siaj propraj bezonoj en Mez-Azio, kiu estas tre malriĉa en tiu rilato. Krom tio la Turksib-fervojo ludos precipe gravan rolon por potenca disvolviĝo kiel en kultura, tiel same en ekonomia rilato.

La grandaj terspacoj de Mezazio vidos intensan kulturadon de kotono anstataŭ graminacoj kiel greno, rizo ktp. Siberio, tre riĉa grenujo, plena je lignaro, ankaŭ kampar-mastrumaj produktoj, provizos grandkvante Mezazion per siaj produktoj. Grandan lokon okupas eksporto de ligno-masivoj k disvolvo de ligna industrio. Baldaŭa konstruado de metalurgia fabriko apud Telbes k maŝinkonstruaj fabrikoj, ankaŭ rezultigos riĉan k fruktodonan utilon por tuta Sovetio k aparte por Mezazio. Oni preparas ankaŭ diversajn helpvojojn por transporto de provizaĵoj en Siberia lando.

[BILDO p.4 | 35,24,65,44] Mane desegnita mapo kun la surskribo «KARTO de Turkestan-Siberia fervojo (TURKSIB) 1930.» kaj sago montranta la nordon; la fervoja linio iras de Taŝkent kaj Aris tra Ĉimkent, Frunze kaj Alma-Ata, preter la lago Balĥaŝ, Kopal, Lepsinsk kaj Sergiopol, ĝis Semipalatinsk; sudoriente la surskribo «Ĉinio». Signita «W.F.».

Kazakstano k Kirgizio estas regionoj kun miksita tipo de kampara mastrumado, grandaj perspektivoj rilate al bredo de brutaro. Ĉi tie kampara mastrumado havas grandan agado-sferon, oni atentas precipe pri kulturado de graminacoj sur grundo kun artefarita akvoprovizo per diversaj kanal-kondukejoj. Pri kulturado de teknikaj (? Red.) plantaĵoj oni ankaŭ atentas, kiel kanabo, rizo, tabako, beto k. s. En ĉiuj teritorioj limantaj al la Turksib-fervojo, ekzistas grandaj provizoj por disvolvo de minindustrio k precipe prilaborado de hejtmaterialo k kolora metalurgio. Tie ekzistas plej riĉaj provizejoj de kolormetaloj, ekz. Altaj-montaro, Ridder, Norda Balĥaŝ, ĉe Aleksandra montĉeno k ĉe limo de okcidenta Ĉinio, ktp. Ekzistas ankaŭ karbminejoj kiel Karagandin, Ekibastus ktp., enhavantaj pli ol 10 miliardojn da milkilogr. da karbo. Jen pli malpli gravaj karakterlinioj pri la granda signifo de l’ konstruita Turksib-fervojo.

Kompiltrad. V. St. Fedorovski (13 059).

Turksib ankaŭ estis eluzata por la film-propagando kiel ĉiuj gravaj objektoj en sovetia vivo. K-do F. S., Vieno, konigas en sekvantaj linioj siajn impresojn pri tiu filmo, artverko, servanta interesi larĝajn amasojn pri tiu teknika progreso. — Red.

La filmo pri la konstruado de l’ fervojo «Turksib» estas verkita de la reĝisoro W. A. Turin. Kiel aliaj sovetiaj filmoj ankaŭ tiu prezentiĝas sen profesiaj geaktoroj, sed montras precipe la homan laboron; tamen aŭ ĝuste tial ĝi pli ekscite efikas ol iu komplike elpensita dramo.

La unuaj bildoj: Vastaj, sekaj kampoj en la dezerta Turkestano, kie la tempo dum jarcentoj haltadis. La riĉaĵoj de la lando estus ŝafa lano k kotono, sed por la lasta mankas la akvo, kiun oni bezonas por la greno. Sub arda sunbrilego la homoj sopire atendas malsekaĵon, atendas, atendadas . . . Maldensaj vualnuboj supre preterpasas, sed ne donas pluvon al la akvoavida tero. Intertempe sur malproksimaj altmontoj degelas neĝo, fluas riveretoj de la glaciejoj valen, pligrandiĝas tie k fine post longa migrado atingas la sekiĝintajn kanalojn en Turkestano. Kvazaŭ kiel sankta fluaĵo la akvo aperas tie, vivigas la homojn, nutras la kampojn k alportas feliĉon. Sed la akvo nur sufiĉas por la greno, la kotono ne povas kreski. Kaj tiu kotono necesus por provizi la tutan Sovetion. Se oni produktus la kotonon, mankus la greno; de kie tiukaze preni ĝin?

En Siberio troviĝus greno, pli multe ol estas konsumata. Siberio povus eksporti grenon al Turkestano k tiel ebligi tie la nuran produktadon de kotono je utilo de la tuta regno. Sed — ekzistas granda Sed: nenia fervojo kunligas ambaŭ landojn. 1500 kilometroj sen reloj! Nur kamelaj karavanoj trairas la dezerton, dum premanta varmego k ofte dum sabla ventego. Por interŝanĝi la produktojn oni devas superi la distancon per konstruota fervojo.

Aperas la unuaj senditoj de la kulturo en la stepo, la topografistoj. Timeme la indiĝenoj rigardas ilian aŭtomobilon, kiel «veturilon de la diablo». Sekvas laboristoj, fosantaj k hakantaj, portantaj relŝtipojn. En la urbo amasiĝas la materialo: radoj, aksoj, bufroj, ligno, vinktoj [?], ŝraŭboj, vagonoj. Inĝenieroj k oficistoj projektas, desegnas, kalkulas. Per la maŝino la homo enpenetras la dezerton. Febre laboras dragiloj¹ k turngruoj. Milito kontraŭ la primitivo! Triumfo de la tekniko!

Certe ne forrestas malhelpoj. Rokoj baras la vojon. La naturo obstinas. En Siberio dum temperaturo de — 42° ĉio glaciiĝas k la laboro ĉe la pontoj prokrastiĝas. Sed la homo estas eĉ pli obstina ol naturaj fortoj. Neĉagrenite ĝi daŭrigas la konstruadon, de sudo al nordo, de nordo al sudo. Oni devas venki ĉiujn malfacilojn. Per dinamito oni krevigas ŝtonajn murojn. La fera buŝego de la dragilo mallace englutas teron k elkraĉas ĝin apuden. Kamelo venas unuafoje al la reloj. Jam prove veturas lokomotivo k nomadoj alrajdas de malproksime por admiri la miraklon. Eksonas fajfo, la maŝino ekmoviĝas k la stepanoj naive volas fari vetkuradon sur siaj ĉevaloj k kameloj . . .

Tiu «filmeposo de konkero» estis

¹ Sablo-forigiloj.

— página 5 —

SENNACIULO 443

TAGO EL MIA VIVO

1. Pri mi

Mi estas oficisto: sekretario en administracia fako de Ivanovo-Voznesenska gubernio. Mia familio konsistas el mi, edzino k tri infanoj (knabinetoj); krom tio ĉe mi loĝas fratino surdmuta (ŝi estas lernantino en lernejo por surdmutuloj). Miaj filinetoj ankoraŭ estas tre junaj, la plej aĝa havas naŭ jarojn. Ŝi jam vizitas lernejon de l’ unua ŝtupo k estas pionirino. Mia loĝejo konsistas el du ĉambroj de 46,11² m. Krom kuirejo k koridoro la domo, en kiu mi loĝas, estas komunumigita; ĝi apartenas al fabrikestro sinjoro «Gandurin». Mi estas depost ses monatoj ruĝa komandanto, servis en la ruĝa armeo 9½ jarojn, estis ĉe pluraj frontoj, batalis kontraŭ blankaj generaloj k nun mi ekestis malsana (mia koro malfortiĝis).

[BILDO p.5 | 22,21,36,36] Portreta foto de viro en uniformo (la aŭtoro).

2. Pri mia labortago

Mi ellitiĝas post la sepa horo matene, k post lavado k matenmanĝo konsistanta el du glasoj da teo kun lakto k unu glaso da lakto kun du blankpanaj bulkoj, mi legas ricevitajn gazetojn. Post la 8.45 h. mi iras al mia oficejo k eniras mian kabineton je la 9-a h. Tie mi trarigardas paperojn por prilaborado k disdonas ilin al afergvidantoj k maŝinskribistinoj. Poste mi diktas laboraĵojn al maŝinskribistinoj de mia estro. Per tiuj aferoj forpasas miaj tagoj. Longdaŭra labortago estas de 9-a horo ĝis 15,30 h. kun interrompo duonhora por tagmanĝo.

3. Post laboro

Je 15.45 h. mi jam estas hejme k manĝas fiŝbrasikosupon aŭ fungosupon, aŭ laktosupon k fritfiŝon aŭ terpomojn kun bovoleo aŭ poligonkaĉon, ankaŭ kun oleo. Mi ne manĝas viandon ĉar mi estas kormalsana, sed miaj familianoj manĝas tian. Post vespermanĝo mi ripozas unu horon, aŭskultas radion (mi havas laŭtparolilon), ludas kun miaj infanoj (ili parolas kelkajn vortojn en esperanto), finlegas poste ĵurnalojn: mi abonas kvar gazetojn k ses aliajn ĵurnalojn, inter kiuj «S-ulo», «LNE», Bulteno k Informilo de SEU. De 18-a ĝis 20-a horo mi iras en iuj tagoj al partia kunveno, en aliaj mi instruas esperanton. Krome mi estas prezidanto de «Oso-aviaĥim»-ĉelo, libervola asocio por defendo de sovetlanda kemio k aviado.

4. Festotagoj

Kiel fotoamatoro mi iradas kun la aparato en ĉirkaŭon de nia urbo por fotado. Preparinte el malnovaj negativoj la fotojn, mi dissendas ilin al miaj eksterlandaj korespondantoj. Ĉar mi jam fotadas 14 jarojn, mi havas dek tri albumojn k du cent fotoplatojn. Vespere mi vizitas kun la edzino la urban teatron, prefere operon k koncertojn, iam mi iras al kino. Ofte mi de 20-a ĝis 23-a h. aŭskultas en mia hejmo la plej bonajn radiokoncertojn el Moskvo. Ankaŭ mi skribas de tempo al tempo al miaj eksterlandaj amikoj aŭ legas esperantan literaturon. Je la 23-a aŭ 24-a horo mi jam enlitiĝas. Mi dormas 7 ĝis 8 horojn, laboras en oficejo 6 horojn k 4—5 horojn por la socio, k 6 horojn mi laboras por mi k ripozas. Tiel pasas mia tago.

Semjon Isajev, Sovetio.


farita tute hazarde, sen antaŭa plano, sen ia ajn fotografeja sceno, nur laŭ la pasado de l’ okazaĵoj. Ĝi instruas pri la novaj metodoj de revolucia filmarto k vere entuziasmigas ĉiun, kiu vidas ĝin.

F. S., Vieno.


DISKUTEJO

Respondo je la skribaĉo de SAT-ano 7599 (A. G.)

Estas ĉiam pli bone valori kiel malgranda fanatikulo ol kiel grandega egoisto, tio ĉi estas mia opinio, K-do Graller! Mi estas tre fiera, esti kompartiano, ĉar mi ne havas du ĝis tri flankojn politikajn kiel vi. Estas ridinda pro persona disputo misuzi nian gazeton. Tio montras al ĉiuj vian veran vizaĝon. Mi ne tro honoras personojn (ekz. K-don Lanti), sed nur la tutan esp. movadon. Mi volas demandi vin, ĉu ankaŭ vi estas fanatiko, se ni rekonstruadas tion, kion vi disrompis. Pripensu! Mi ŝatas sincerecon k klaran konvinkon politikan!

SAT-ano W. Weihrich (15 413.)

Respondo pri fanatiko

El la citita unu respondo de l’ kompartia SAT-K-do mi ne povas eltiri, ke li estas fanatika. Li nur diris, ke K-do Lanti ne estas komunisto¹ (kompartiano?) k (tial?) li nenion de ĉi tiu legos. Nu, eble, ke li jam bone konas K-don Lanti k tute ne plu bezonas la legadon. Ankaŭ verŝajne li ne sufiĉe pripensis la kaŭzon de nelegado k la respond-vortojn, ĉar L. verkis «For la neŭtralismon» estante kompartiano. Eble li legus do Lanti-ajn verkojn el la tempo de lia kompartianeco. Sed temas pri hodiaŭa stato.

La partieco aŭ partianiĝo de verkanto povas esti kialo de nelegado. Se mi bone k sufiĉe konas iun ajn partion aŭ grupon, mi rifuzos legi ion de koncerna partiano, ne volante malŝpari tempon k forton. Ĝeneralan starpunkton, ke kompartiano ne legu nekompartiajn skribaĵojn, mi en la vortoj de l’ K-do ne trovas. Certe ĝi ankaŭ ne ekzistas, ĉar aliel kompartianoj ne havus permeson legi «S-ulo»n, eĉ komunistajn gazetojn. Estas propra afero de kompartia SAT-K-do legi aŭ nelegi, k li mem diru al ni, se temas pri ĝenerala vidpunkto, la kialon de l’ rifuzo.

MOR (14 624).

¹ Estas ja vere, ke mi ne pagis kotizojn al la Francia Kompartio jam komence de la jaro 1928 k sekve ne plu estas kompartiano. Sed prave aŭ malprave mi opinias, ke en la nuna francia kompartio estas malmultaj veraj komunistoj — k multaj ekster . . . E. L.

POR NIA DISTRO

[BILDO p.5 | 62,39,88,64] Karikaturo: viro kliniĝas super tablo kaj ekzamenas paperon per lupeo; malantaŭ li staras alia viro kun mano sur la kokso; sur la muro portreto kaj bretaro kun libroj.

Aŭtografoj

— Ĉu vi estas certa, ke tio estas de Napoleono?

— Malfacile certigebla, tial ke ĝi estas maŝinskribita.

Pro la religio!

Lastatempe ĉe publika kunveno (raportas la «Ĉiutaga Heroldo» — Daily Herald) la lernejestro de unu el la altklasaj gimnazioj en Anglio diris, ke la dimanĉaj lernejoj naskiĝis nur pro tio, ke la gepatroj laŭ sia kutimo volas dormi dimanĉe posttagmeze. — Tre inda motivo! Sed ĉe la infanoj k dio, ĉu tio estas akceptinda?

2800

Ĉu vi jam pagis vian kotizon por la jaro 1930? Se ne, tuj faru tion!

— página 6 —

444 SENNACIULO

Esperanto-Servo

[BILDO p.6 | 6,7,96,12] Ornamita titolo «Esperanto-Servo» kun desegnitaj figuroj kaj ornamaĵoj ĉe ambaŭ flankoj.

N-o 39 — 4-a jaro — Gvidanto k kompilanto: O. BÄSSLER, Ebermayer-Str. 8, I, Leipzig C 1 (Germ.) — 26. Junio 1930

EL USONO

Negroj k blankuloj komune batalu

267 (Esp.-Servo.) Laŭ ordono de sudusonaj kapitalistoj okazis domtraserĉo dum la Amerika Negro-Laborist-Kongreso. Estis arestataj 6 K-doj — organizantoj de la Negrokongreso. La reganta klaso tremas, timante ĝi observas la plivastiĝon de kom. partio k de la senlaborula organo «TUUL». Oni serĉas pretekston por legale mortigi revolucian movadon k teni gvidantojn dum jaroj en karcero. Ja por ili estas speciale «malagrable», ke blankhaŭtuloj intencas organizi «malpurajn» negrojn k la ribelemajn senlaborulojn. — En urbo Oakdale polico meze de majo grave vundis la negro-laboriston Herbert Robertson. La polico kun granda «linĉ»-amaso serĉis negron nomitan Mobilen, kiu laŭdire la policon ofendis. Ĉar oni ne trovis lin, oni simple venĝis sin ĉe alia negro pro la «malhonesta» ofendo kontraŭ la blanka raso . . . — Alia negro devis servi kiel celaĵo, ĉar li «suspekte kondutis sin». En sama semajno okazis ankoraŭ tri aliaj similaj «linĉoj». — En Sherman blankuloj atakis negrojn k ekbruligis ankaŭ domojn de negroj. Estiĝis tumulto, policistoj ĝentile intencis retiri la blankulojn. Sed kiam blankaj laboristoj iris surstraten k postulis panon aŭ laboron, policistoj sam-malĝentile batis ilin kiel negrojn. — Batado de negroj — k de blankuloj ribelemaj — neniam malaperos, se la laboristoj ne mem forpelos la kapitalistan klason. Kaj tio efektiviĝos nur ti-kiam negroj k blankuloj, ti-kiam ĉiu-rasaj subprematoj komune batalas. En Usono iom post iom tiu komuna batalfronto formiĝas, same okazu tio en ĉiuj kapitalistaj regionoj — k ni venkos . . .!

13 286.

Denove negro mortigita en Texas

268 (Esp.-Servo.) Ne ankoraŭ pasis unu semajno de la lasta negromortigo en Sherman (Texas), k jam denove fimortigis burĝoj-faŝistoj negron, nomitan Sam Johnson. Oni akuzis lin je mortigo de blanka farmisto. La negro en sia loĝejo estis atakita de ĉ. 500-persona «linĉ»-amaso, kiu per pafiloj kripligis lin. Poste la linĉantoj ĉenis lin k tiris la duon-kadavron tra stratojn ĝis urblimo, kie ili pendigis la negron sur arbon k ekbruligis fajron sub li. Tio okazis en urbo Honey Grove, kiu situas ne tre malproksime de urbo Sherman, kie do laŭ onidiroj armeo gardas pacon k ordon . . . — Eŭropaj laboristoj akceptantaj eble la raporton kiel fabelo, sciu, ke en Usono negro ne estas konsiderata kiel homo; ekz. li ankaŭ ne rajtas eniri tramon en kiu estas blankuloj. Foje mi laboris dum du monatoj en ladofabriko en Sparrows Point, Maryland. En tiu fabriko laboras multaj negroj. Ili ricevas tre malaltan salajron k havas loĝejojn en speciala parto de la urbeto. En la fabriko super la pordoj de necesejo k lavejo estas skribite: «nur por blankuloj» aŭ «nur por negroj». Mi estis foje en urbeto Turner. Tie tramvojo disigis la urbeton en du partoj; sur unu parto loĝas blankuloj, sur alia negroj. Komence ili loĝis miksite, k ofte okazis sangaj bataloj inter la du rasoj.

Foje la Ruĝa Helpo havis kunvenon tutlandan (en alia urbo) k la delegitoj eniris hotelon; sed la hotelestro eljetis la negrojn. Eksciiĝinte pri tiu fiago la aliaj delegitoj tuj forlasis la hotelon k sekvanttage amase manifestaciis antaŭ tiu hotelo. — La malamikecon inter la du rasoj provokas sole la kapitalistoj, ĉar ili en tio sentas ankoraŭ sian forton. Plej bedaŭrinda fakto estas, ke en Usono eĉ ekzistas lab. organizoj, kiuj malpermesas al negroj aliĝon.

Nagy, Novjorko.


Ankaŭ en somero

la klasbataloj de la proletaro ne ĉesiĝas k eĉ ne interrompiĝas. Sed ŝajne en kelkaj «trankvilaj» k «blankaj» regionoj niaj Gek-doj ĉesas kunlaboradon ĉe Esperanto-Servo, dume usonaj K-doj des pli amplekse sendas gazetservan materialon. Konsciu pri via devo k

sendu raportojn!


Negroj tuj forlasu la urbon!

269 (Esp.-Servo.) La «Klu Klux Klan» (faŝistoj) disvastigis en urbo Sherman (Texas) alvokojn, per kiuj ili avertas la negrojn k postulas, ke la lastaj tuj forlasu la urbon, se ili deziras plu vivi. La urba estraro kompreneble subtenas fiulojn malamantajn la negrojn.

L. Nagy, Novjorko.

EL GERMANIO

Faŝistoj kontraŭ respublikanoj

270 (Esp.-Servo.) En Nord-Germanio, proksime de Stettin, uniformitaj naci-socialistoj (faŝistoj) surpriz-atakis taĉmenton de la respublika ŝirmligo «Reichsbanner» (Rajĥsbaner) k senindulge batis per siaj mortigiloj al la atakitoj. 14 anoj de la respublika ŝirmligo estis, parte tre grave, vunditaj. La polico trankvile observis la interbatadon k nur respondis al demando, kial ili ne faras sian devon, ke ilin la malpermeso de la faŝista uniformo ne jam atingis sur oficvojo! Ĉu germana polico estas alia ol en «nedemokrataj» landoj? . . .

O. B

Antaŭbalota «agitado» en Saksio

Faŝistoj mortbatis antifaŝiston

271 (Esp.-Servo.) Dum antaŭbalota agitado por la saksia parlamento, la 15-an de junio okazis en proksimo de Leipzig sanga batalado inter faŝistoj (t. n. «naci-socialistoj») k anti-faŝistoj. Sub gvidado de Leipziga urb-deputito Kerĥel faŝistoj en sepobla plimultnombro, alvenintaj de diversaj flankoj per ŝarĝaŭtomobiloj, sieĝis urbeton Eythra, en kiu dum tiu tempo antifaŝistoj kune kun junkomunistoj k kompartianoj agitadis por siaj kandidatoj k aranĝis kelkajn surstratajn balot-kunvenojn. Subite la faŝistoj ekjetis ŝtonojn k batis surprizitajn antifaŝistojn per latoj, bastonegoj, «mort-batiloj», k eĉ uzis ponardojn. Okazis do vera surstrata buĉado, kiu daŭris preskaŭ tutan horon. Ĉe muro de la tombejo faŝistoj sukcesis izoligi malgrandan aron de antifaŝistoj, k ili plej kruele uzis tiun «favoran» momenton k fimortbatis unu K-don de la antifaŝista jungvardio; multaj aliaj K-doj estis pli malpli grave vundataj. — Similaj atakoj flanke de faŝistoj okazis ankaŭ en aliaj lokoj en Saksio, kio klare montras la nunan staton en nia «libera» respubliko. Kompreneble la faŝistoj estas senkulpaj, kion sekvantan tagon ja atestis la tuta faŝistema gazetaro. Certe la faŝismo, kuraĝigita pro sinteno de gazetaro faŝistema k kvazaŭ protektata de «niaj» regnaj institucioj — registaro, justeco, polico ktp., konstante pli impertinentiĝas. Sed ni konscias pri niaj taskoj k estas konvinkaj, ke la finvenko estos nia. Kuraĝe ni daŭrigu la batalon k vastigu niajn klasbatalajn vicojn en Saksio, en Germanio, en tuta mondo.

Antifaŝisto.

EL SOVETIO

Porradia Esperanto-Servo

272 (Esp. – Servo.) La Radio – Sendstacio en Odessa regule utiligas la raportojn de Esperanto-Servo k deziras sur plej rapida vojo ricevi raportojn pri okazintaĵoj en tuta mondo. Estas dezirite, sendi ĉiam ankaŭ kopion de raportoj por Esperanto-Servo, laŭ adreso: Odessa Radjo-Centro de la popola komisario de poŝtio k telegrafio, Lenina str. 17, Odessa, Sovetunio.

N. Holm

RESPONDA PARTO

15 973. La poeziaĵon mi konservas, ĉar ne uzebla por ĉi tiu paĝo; sed certe ĝi iam aperos en ĵurnalo.

13 827. Senprokraste ekspedu raportojn, ĉar lastaj bedaŭrinde malaktualiĝis. Verku malpli, sed sendu plej rapide.

— página 7 —

SENNACIULO 445

SENNACIULA SCIENC-KULTURA PAĜO

N-o 27 — Sub la kontrolo de Scienc-Kultura (Akademia) Sekcio de SAT. Redakci-adreso: Dim. Snejko, Minsk, Poŝtkesto 33 (Sovetio) — N-o 27

ANTAŬ LA X-a

Proksimiĝas la X-a. Ankoraŭ unu jaro forpasis. Kiujn sukcesojn ni atingis? Unua grava atingo — regula aperado de nia Paĝo, dua — partopreno en la organizado de ISIS, tria — fondo de Internacia Laborista Universitato, kvara — praktika apliko de esperanto por kulturaj interrilatoj. Sed ni havas ankaŭ mankojn! Ni ne sukcesis bone aranĝi nian organizan laboron, niaj konsuloj tre ofte k tre multaj dum tuta jaro ne skribis eĉ unu vorton nek faris ion por la Sekcio. Ni bezonas laboremajn K-dojn k de ĉiu sekciano ni postulas etan laboron por la Sekcio. Ni ne sukcesis formi grupon el SAT-medicinistoj, ĉar tiuj lastaj ne volas informi pri si nek volas labori en la Sekcio.

Ni ne sukcesis kolekti materialon por nia Scienca Krestomatio . . . ni ankoraŭ multon ne sukcesis fari. Antaŭ la X-a ni kritiku nian laboron k montru la vojon por korekto de niaj mankoj. Do, sekcianoj k ĉiuj SAT-anoj — la parolrajto apartenas al vi!

Nia kunveno dediĉita al priparolo de nia agado estos daŭrigata en sekvonta n-o de nia Paĝo.

D. S.

FOR TABAKFUMON EL LABOREJOJ!

La opinioj de K-do Anub bedaŭrinde (ĉu intence?) ne tuŝas la ĝeneralajn vidpunktojn de K-do Doks, kiu lasta konsideris la problemon laŭ publika intereso, dum la unua nur substrekis personajn motivojn. Kompreneble neniu deziras malpligrandigi la «liberecon» de fumantoj k la malutilo al la organismo per fumado ŝajnas ja kiel privata afero de la koncerna persono. Sed tiu privateco ĉesas, se la agado (fumi) malfavore influas la sanecan staton de aliaj homoj, ekz. de la idaro, kiel K-do Doks mencias. Sciencaj esploroj pruvis, ke la tabaka fumo ne nur malsanige efikas al la fumanto, sed ankaŭ al tiu, kiu hazarde enspiras ĝin. Do la plezuro de fumantoj signifas malutilon por nefumantoj; tio estas precipe grava en laborejoj k oficejoj, kie multaj homoj komune dejoras. La fumo enpenetras la vestaĵojn ankaŭ de nefumantoj k abomene odorigas eĉ la tolaĵon. Ĉe la fer- k tramvojoj ekzistas apartaj vagonoj por fumantoj k nefumantoj: ĉu tio ne montras, ke la fumado ne estas agrabla por tiuj, kiuj ne partoprenas ĝin? Gastejojn, kafejojn k aliajn lokojn, kie oni kutime fumas, la nefumanto povas eviti, sed labori li devas k tial li pasigas ĉiutage 8 horojn en tabakfuma haladzo, kvankam tio malutilas al la sano. Laboristoj ja estas iom ŝirmataj kontraŭ tiaj cirkonstancoj, ĉar en la plej multaj fabrikoj pro fajrodanĝero estas malpermesata fumi. Sed en oficejoj la situacio estas alia. Ĉar la fumado k enspirado de fumo malpligrandigas la laborkapablon, oni povas demandi, ĉu la fumantoj rajtas tiele agi kontraŭ nefumantaj kunlaborantoj. Kiel oni pensas pri tio en la lando de la socialisma konkurado, en Sovetio?

La homa socio tute pravas, defendi sin kontraŭ atakoj de popolaj venenoj, malhelpante la uzadon de alkoholo, tabako aŭ opio. Ne gravas, kiu veneno estas la plej akra; ni juĝu laŭfakte, ne laŭgrade. Kaj ni severe diferencu inter aferoj de solaj individuoj k tiuj de la tuta socio. La klaso, kiu konkeros la mondon, ne povas toleri malplifortigon de l’ popola korpo, kies plej valoran havaĵon reprezentas la sano.

F. S., Vieno.

P. S. — En multaj sovetiaj laborejoj (fabrikoj k oficejoj) oni malpermesas fumi. Nun en ĉiuj novaj konstruoj de fabrikoj, kino ktp. oni speciale konstruas ĉambrojn por fumado. Laŭ esploro de kuracisto, tabako pli influas je tiu homo, kiu ĝin ne fumas. Pri tio, kiel influas fumado je laborkapablo de loĝantaro, ni rakontos en speciala artikolo. — D. S.

LA RUSAJ FILMOJ EN EKSTERLANDO

Kiam antaŭ kelkaj jaroj aperis la rusaj filmoj, ili tuj kaŭzis tiel entuziasman konsenton kiel ankaŭ pasian rifuzon, sed ĉiuokaze treegan sensacion. Signifis ja ili tutan renverson, veran turnpunkton en la filmproduktado, eĉ en la filmarto. La unuan fojon filmoj pritraktas historiajn k revoluciajn okazintaĵojn, psikologiajn k sociajn problemojn laŭ la vidpunkto de la proletaro, dum ĝis nun la burĝaj filmoj, produktitaj ĉefe en Germanio k Usono (Holivud — Hollywood) nur reprezentis malgravajn amaferojn ĉiam per fianĉiĝkiso finantajn, aŭ «sendanĝerajn» temojn, sed tute evitis vivoverajn motivojn aŭ ilin tuŝis en mensogema maniero. Iomete kontentigas eble la humorajaj filmoj, sed la t. n. filmaj «dramoj» tute fuŝe efikas k ne rilatas al la laborista publiko. Ĉu filmo, en kiu nobla nobelo post diversaj malhelpoj edziĝas kun malriĉa servistino, peras iel ajn ion valoran al proleto? Kompreneble la suprencelanta klaso deziras ankaŭ en la filmarto trovi respeguliĝon de sia propra vivo, de sia laboro k lukto por la estonto. Tiun postulon plenumas la rusaj filmoj, ĉu en la revolucia ideo de la «Dek tagoj, kiuj skuis la mondon», ĉu en la historia enhavo de «La sanga dimanĉo», ĉu en la sociaj k moralaj temoj de la filmoj «Maŝinisto Uĥtomski», «Inter lito k sofo» ktp.

Mi ne vidis ĉiujn rusajn filmojn tiajn en eksterlando montritajn, sed jam la malmultaj sufiĉas por ekkoni la avantaĝan distingon de la rusaj artaĵoj kompare al la ordinaraj produktoj. Facile konstateble, ke la kapitalisma filmproduktado la filmon ne uzas por popolklerigo, ne por sciodisvastigo, sed kiel stultigrimedon, plejbonokaze kiel amuziĝilon, dum la rusaj filmoj aludas k ekzamenas homajn problemojn.

Rigardu ni unue la verŝajne plej multe konatan filmon «Kirasŝipo Potemkin». Kiu ĉeestis prezentadon de tiu filmo, tiu certe ne povas forgesi ĝin. Kiu travivis la militon kiel soldato, komprenegas la situacion, kiam la maristoj ribelas pro la viando enhavanta larvojn, kiam la kuracisto deklaras, ke la viando ja estas manĝebla, ĉar la larvoj «nur» devenas de muŝoj, kiam la komandanto ordonas mortpafi ĉiun dekan el la ŝipanaro. Kaj la scenoj, kiam la infanteria trupo paŝon post paŝo malsuprenmarŝas la ŝtuparon de la «Bulvardo Feldmann» en Odeso, kiam la maristoj okupas la militŝipon k sidas sur la kanonoj, sur la ferdeko, triumfante svingante standardojn k tukojn — kiel trafe skizitaj! La publiko ekĝojegis kun la ribelantoj, vokis, kriis, hurais, kunvivis — la orkestro ekludas la Marsejez-on, kia grandioza efiko! Kiu alia filmo povus imiti tion?

Antaŭ la lastaj parlamentaj elektoj en Aŭstrio en 1927 la socialdemokrata partio uzis la filmon «Potemkin» kiel propagandilon. Oni prezentis ĝin sur grandaj placoj en Vieno «sub libera ĉielo» (plenaere), kompreneble tute senpage. Ĉiam staris amaso da homoj sur tiuj placoj k ĉiuj stratpasantoj vidis la filmon preterirante. Tiel oni ankaŭ ekkaptis tiujn, kiuj aliel ne estus vidintaj rusan filmon. Sendube «Potemkin» havis menciindan influon je la progreso de la socialdemokratoj ĉe la baloto.

Bonega ankaŭ estas «La fino de Sankta Peterburgo (Petrogrado)», precipe la bildoj, kiam grupo da soldatoj ekmalobeas k generalo, post kiam Kerenski vane klopodis delogi ilin, ordonas al kelkaj infanterianoj ekpafi. Jam la soldatoj levas la pafilojn, celas — oni atendas ĉiumomente la sangan teruron de la pafoj . . ., sed la soldatoj subite sin turnas k direktas la pafilojn kontraŭ la oficiroj! La burĝa reĝimo disfalas, laboristaj batalionoj venkas, la popolo postulas: «La tutan potencon al la sovetoj!», la Revolucio ekiĝas. Petrogrado ne plu ekzistas . . .

(Daŭrigo sekvos.)

F. S., Vieno.

— página 8 —

446 SENNACIULO

TRA ESPERANTIO

POR LA DUA TRAKTORO

(Okaze nia 10-jara esperantisteco)

Multaj legantoj sendube rimarkos, ke tiu ĉi longa artikolo entenas multan balaston, kiu devus je ĵurnalistika vidpunkto, esti forstrekita. Tamen tion ni ne faris, tial ke la aŭtoroj p o s t u l i s, ke la artikolo aperu sen ia mallongigo. Ne volante liveri pretekston, sendube serĉatan, por ke oni denove akuzu nin pri novaj «krimoj», ni do publikigas entute la artikolon, petante pardonon al niaj legantoj k lasante al ili zorgon decidi, ĉu estus ebla al ia ajn Redakcio de gazeto taŭge labori, se multaj kunlaborantoj estus same postulemaj kiel Gek-doj Batta. — Red.

Ni opinias, ke la bona organiziteco de certaj aferoj signifas duonan efektivigon ĝian. Tiel ni proponas, ke ĉiuj SAT- k LEA-anoj plej larĝe pridiskutu la ĉi subajn aferojn.

Laŭ la «Bulteno de CK SEU» n-o 1—2 ni konstatis, ke por la aĉeto de unu traktoro estas bezonata la sumo de 1,500 rubloj (2 rubloj = 1 Dolaro). Laŭ la diversaj ĝis nun komunikitaj raportoj, pri la traktorafero, en «S-ulo» k «Bulteno de CK SEU» oni jam kolektis en Sovetio 659 rubl. (marto 1930) Novjorkanoj 76 dolarojn = 152 rubl. Ĉe la FEO-Kongreso 105 fr. frk. = 10 rubl. En Leipzig ĝis nun estas kolektitaj 40 rubloj k certe estas ankoraŭ sumoj kolektitaj, sed ne jam publikigitaj. Same ni legas, ke la Moskva Landkomitato de SEU, mem intencas kolekti 500 rublojn por la traktoro «Laborista Esperantisto». Do la sumo por nia unua traktoro ĵus tiam estos kune, kiam la kolektado en ekster Sovetiaj urboj k ekster Novjorko estas ekfunkciinta.

Sekve ni proponas, ke ni ekstersovetiaj SAT- k LEA-anoj daŭrigu la kolektadon por la dua traktoro. Ni ja povas konstati, ke ofte pli malfortaj organizoj ol ni kolektas monon por ne unu, sed por pluraj traktoroj. Se ni konsideras ankaŭ tion, ke la kolektita sumo restas ĉe la SAT-administrejo en Leipzig k tiel ni multe helpas por ekvilibri la financan spezon de SAT por la ekster Sovetiaj elspezoj (La traktoro estos aĉetota en Moskvo per la mono enspezita por SAT en Sovetio).

Nature, kiel ĉe la aĉeto de unua traktoro ni helpis al la Sovetiaj Esp-istoj laboristaj, tiel ni povas esperi la subtenon de ili por kolekti la monon por la dua traktoro, ĉar la kolektado en Sovetio ankaŭ ne larĝiĝis k aktiviĝis tiom, kiom laŭ la cirkonstancoj estus estinta ebla.

Sed jen ni precizigas nian proponon k petas la Gek-dojn el la tuta mondo laŭtigi (sur la paĝoj de «S-ulo») siajn opiniojn pri ĝi.

N i p r o p o n a s :

  1. La Direkcio de SAT okupiĝu pri la afero k publikigu sian sintenon en «S-ulo» plej baldaŭ¹.
  2. Estu eldonotaj presitaj (aŭ multobligitaj) «Kolektlisto»-j numeritaj flanke de SAT. Ĝin ricevu la SAT-perantoj aŭ gvidantoj de LEA-grupoj.
  3. Ĉiuj kolektitaj sumoj — laŭvice — estu publikigotaj en speciala rubriko «Nia traktoro» aperonta en ĉiu dua n-o de «S-ulo».
  4. La inaŭguro de la dua traktoro okazu en Moskvo dum la XI. SAT-Kongreso en la jaro 1931.
  5. La nomo de la traktoro estu: «Proleta Esperanto Korespondanto».
  6. Ĝi estu donacota al la Kolektiva mastrumado («Kolĥoz»), «Vojoj de Lenin», en vilaĝo Saurĉa (Krimeo ĉe Simferopol), kie nia K-do E. V. Ivnickij, la verkinto de la «fantazia» rakonto pri la traktoro «Laborista Esperantisto» laboras.
  7. La kolektado komenciĝu tuj k daŭru ĝis la necesa sumo estas kune.
  8. La kolektitaj sumoj estu sendotaj al la administrejo de SAT, R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O. 27.

Eble estas K-doj, kiuj ne komprenas niajn proponojn. Eventuale estas, kiuj demandos, ke «kiu decidis pri la okazigo de SAT-Kongreso XI-a en Moskvo?». Certe ĝis nun neniu decidis, sed jam dum la Leipzig-a kongreso, dum nia IX. granda estis la deziro, ke iu el inter la sekvontaj SAT-Kongresoj okazu en la lando de tutmonda proletaro. Jam en Leipzig preskaŭ estis decidita, ke la X-a Kongreso okazu en Moskvo, sed pro diversaj aferoj ĝi estis ne akceptita.

Estas fakto, ke la pli granda parto de ekster-sovetia laborista esp-istaro — SAT k LEA-anaro — sopiras vidi tiun landon k speciale la koron de vastega Sovetio, la citadelon de tutmonda revolucia movado proletara — la ruĝan Moskvon. Tial ni faras la proponon jam nun ankaŭ al la kongresanaro de la X-a por, ke ili honoru la deziron de miloj da proletaj esp-istoj — SAT-anoj — akceptante kiel lokon por la XI-a Moskvon.

Niaj Moskv-aj SAT-anoj k la CK de SEU certe ne rifuzos fari la oficialan inviton de la SAT-anaro al Moskvo en la jaro 1931. Same ili havos la eblon aranĝi la necesajn aferojn ĉe la Sovet-Registaro. Tiu ĉi kongreso donos la eblon al centoj da ekster-sovetiaj proletoj vidi k sperti la gigantan laboradon de niaj Sovetiaj Fratoj, la laborantoj-n laŭ «Kvinjara Plano», — la efektivigantojn de la Marks-Leninaj ideoj.

La dua dubo eventuale estiĝos ĉe la elekto de la nomo por la traktoro. Sed ni havas la opinion, ke la nomo devas a) karakterizi nian movadon; b) ĝi estu komprenebla sentraduko. Kaj la nomo «Proleta Esperanto Korespondanto» enhavas nian estontan k plej gravan celon, ĉar nur tiam ni sukcesos en niaj celadoj se ĉiuj proletaj esp-istoj fariĝos aktivaj laborantoj-korespondantoj sur la laborkampo de Internacia Laborista-Kamparana Korespondado. Ĉiuj lab. esp-istoj devas helpi ĉi tiun aferon, ni devas zorgi, ke fabriko kun fabriko, organizo kun organizo reciproke korespondadu kolektive.

Same tion ni devas jam fin-fine kompreni, ke la epoko de nia movado estas for, kiam sufiĉis por nia propagando la senfina ripetado de devizoj «Esperanto estas ilo por la laboristaro», «Esperanto estas facila» ktp. Ni mem devas enkonduki ĝin — per praktika laboro — en la laboristan movadon, ni mem devas pruvi per laboroj, ke ĝi estas fakte utila por la proletaro. Ni devas scii, ke la laboristaro, la politikaj partioj laboristaj, la ekonomiaj organizoj, la diversaj institutoj laboristaj akceptas nur tion, kiu pruvis sian utilon, necesecon por la koncerna movado. La plej elokventa, plej ĝusta tia movado estas la Internacia Laborista Kamparana Korespondada movado, kiu kvazaŭ estis kreita por ni proletaj esp-istoj. Do ni pruvu nian kompetenton sur tiu ĉi laborkampo PER aktiva laboro k ne per jam de longe konata teoriado pri niaj laboroj.

La «Kolĥoz», kie nia K-do Ivnickij laboras areas 15,947 hektarojn da plugeblaj grundoj, sekve nia traktoro bonege povos pruvi sian utilon por la kolektiva mastrumado en Sovetio.

Por komenci jam nun la kolektadon por la traktoro «Proleta Esperanto Korespondanto» ni «familie» (kamaradeca familio) donacas 1 dolaron, k ni donas la kontrolan ciferon por kolekti ĝis la 1-a de julio 1931

¹ La fakto, ke ni permesis sur la paĝoj de «S-ulo» larĝan reklamadon pri la afero (vidu n-ojn 284, 286, 291, 292, 298) montras sufiĉe klare nian sintenon; plie, la fakto, ke la Direkcianoj mem mondonacis por la traktoro, maldevigas nin atenti la «proponon» 1 de ĉi tiu proponaro! Direkcio.

— página 9 —

SENNACIULO 447

100 mk. g. (25 dol.). Samtempe ni alvokas por «Socialisma Konkurado» la jenajn GE-SAT-LEA-anojn por kolekti la sumon k konkuri kun ni, por la efektivigo de «Proleta Esperanto Korespondanto«:

Alma-Ata ĉe Turksib. (Sovetio) Ge-SAT-anoj 4797—4796; Ammendorf (Germanio) 13 364, 7046, 2002; Antverpen (Belgio) 13 066; Arĥangelsk (Sovet-Unio) K-do 9682 k sia juna edzino; Barnaŭl (Sovetio) 5448; Batum (Sovetio) 5713; Berlin (Germanio) Ge-SAT-anoj 120—14 989, 2921, Ge-5380—5704, 5848, 483; Döllnitz (Germanio) 13 366; Erivan (Sovetio-Armenio) 4999; Essen (Germanio) 13762, 601, 3414, 4567; Göteborg (Svedio) 2503; Hamburg (Germanio) 12 810, 6709, 14676; Hodonin (Ĉeĥoslovakio) 10 032; Ĥarkov (Sovetio) 1447; Irkutsk (Sovetio) 1897; Iv.-Voznesensk (Sovetio) 3409; Kamenskoje (Sovetio) 6553; Krasnodar (Sovetio) 9361; Kremenĉug (Sovetio) La tuta Izgur-familio; Kurgan (Sovetio) 3930; Leipzig (Germanio) 12 649; 12 648, 715, 10 081, 59, 1612, 84, 210, 125, 247 – 4292, 5683—2056, 10 889; Leningrad (Sovetio) 7579, 4726, 1679, 9310; London (Britio) 7472; Minsk (Sovetio) 603; Montevideo (Urugvajo) 13 827 kaj edzino; Moskvo (Sovetio) Ge-SAT-SEU-anoj 1516, 1518; New-Yorko (Usono) 29, 13 835, 10 252, 13 286; Orleans (Francio) Ge-518; Parizo (Francio) 11 135 k Ge-50; Preŝov (Ĉeĥoslovakio) 1014, 1227; Sebastopol (Sovetio) 3632, 1187—1311, 5466; Vladivostok (Sovetio) 1188; Vieno (Aŭstrio) 11 899, 10 452—1795, 8863, 10 281, 11 069, 1349, 2474, 4282, 6843, 8065, 413, 1686, 9262, 6890, 4113, 6967, 8346, 9437.

Same ni alvokas ĉiujn Gek-dojn, kiuj partoprenis niajn esp. kursojn k ĉiujn rev. hungarlingvajn esp-istojn en la tuta mondo.

«Per Socialisma Konkurado — por la Socialismo — por la tutmonda SOVET-UNIO!»

Kun SAT-salutoj:

Ge—Batta (SAT-anoj 246 — 633), Leipzig, Germanio.

[REKLAMO p.9] LA GRANDA DISVASTIĜO DE PETRO la kursa lernolibro por laboristoj laŭ la rekta, parola metodo pruvas nedisputeble ĝian taŭgecon por la instruado. En la formo de interesa, alloga rakonto kun klasbatala tendenco la komencanto lernas kun plezuro k laŭ modernaj principoj nian lingvon. 64 pĝ. — Prezo: 0,70 mk. g. — ADM. DE SAT.

LA PLENA VORTARO DE ESPERANTO

estas finpresita k kuŝas nun ĉe la bindisto. Post 10 tagoj ni komencos la ekspedadon k post malmulte da tempo ĉiuj mendintoj estos ricevintaj la volumon.

Ne ĉiuj tamen. Ni bedaŭrinde devas sciigi al niaj Sovetiaj K-doj, ke ilia tasko estas klopodi, por atingi, ke ilia mono venu en la kason de nia Administranto. Ni ja ne povas sen risko grave danĝerigi la financan bazon de nia Asocio, liverante kvazaŭ senpage niajn varojn. Ni ne dubas, ke laŭcelaj klopodoj sukcesos forigi tiun ĝenon en la normala funkciado de nia organizo. La nuna stato estas ja neniel pravigebla k nur nesufiĉa aŭ neĝusta informo pri SAT ĉe la koncernaj Instancoj en Moskvo povas malhepi, ke la mono ŝuldata al SAT venu en ĝian kason.

25. junio 1930.

DIREKCIO DE SAT.

KOMUNIKO DE LA DIREKCIO

Ni ricevis de la ĝisnuna Direkci-membro, K-do B a r t e l m e s, jenan leteron (datitan de 22. majo 1930); kiun ni opinias necese publikigi:

«Karaj K-doj!

Pripensinte la rezulton de la lasta voĉdonado, publikigitan en n-o 294 de Sennaciulo, kiu senigas min k K-don Lerĥner je la rajtoj de aliaj SAT-anoj k faras nin kvazaŭ pariaoj en SAT je jura vidpunkto, mi decidas per jeno deklari mian eksiĝon.

Kompreneble malgraŭ ĉio mi restas preta ĉiel helpi al la bono de SAT, dediĉi al ĝi miajn tutajn fortojn, sed mia kompreno pri digno devigas min rezigni postenon en la Direkcio, ĉar mi ne estas plenrajta kiel la aliaj anoj. Mi bone scias, ke la decido, kiu senrajtigis min, ne okazis laŭ via volo k mi petas, ke vi ne konsideru mian eksiĝon iel ajn kiel signon de protesto kontraŭ vi. Mi celas nur protesti kontraŭ la demagogiaj procedoj, kiuj enŝteliĝas en nia organizo. Kun sennacieca saluto

N. Bartelmes (1768).»

Ni tre bedaŭras tiun decidon de K-do B., kvankam ni bone komprenas lian motivon, k certigas al li ĉe tiu okazo nian plenan simpation k rekonon pri la de li dum la du lastaj jaroj kiel Direkciano plenumita laboro k entute lia laboro farata por nia movado.

Sekve de tiu eksiĝo fariĝis necesa elekto de anstataŭonto. Tiucelan proponon faris la kunveno de Pariza SAT-anaro okazinta je 2. junio 1930, en kiu oni unuanime elektis kiel estontan Direkcianon la malnovan, ĉe franciaj lab. esp-istoj pro sia kunverkado al la franclingva Kurslibro bone konatan SAT-anon K-don J. H a b e r t (55) — en la Jarlibro sub «Sucy». Tiu elekto validos post konfirmo fare de la Ĝ e n e r a l a K o n s i l a n t a r o.

PROPONOJ AL LA 10-a KONGRESO

1. La abontarifo al «S-ulo» por nemembroj estu je kvarono pli alta ol la tarifo por membroj. Motivigo: La diferenco inter abontarifo por membroj k tarifo por nemembroj estas ĝis nun tro bagatela. Ekzemple por Germanio estas la diferenco nur unu marko; sekve la membroj ne havas konsiderindan profiton. Per la proponita malgranda plialtigo de la abonprezoj por nemembroj ni certe ne perdos abonantojn k la organizo profitos. K. H. (3550)

La propono estas subtenita en la kunveno de la Leipziga SAT-anaro je la 4. 5. 30.

2. La Jarlibro ne plu enhavu adresojn de ĉiuj membroj, sed nur tiujn de Perantoj, fak-perantoj, k krome de tiaj membroj, kiuj speciale pagas por la enpreso de sia adreso. Anstataŭe la Jarlibro enhavu riĉan enciklopedian parton.

Motivigo estas presita en n-o 298 («Pri ĥovaranĝo [?] de la Jarlibro»).

Ĉirkaŭ la 10-a Kongreso

Responde al la sciigo de K-do Weder pri kongresteatraĵo (vd. n-on 296), mi volas anonci, ke la K. K. jam en Londono preparas tion. Aro da Londonaj SAT-anoj prezentos la klasbatal-tendencan teatraĵeton «La Batalo daŭras», ĉe la Oficiala akcepto k bonveno. Tamen, se Gek-doj entreprenos prezenti «La Ligno-vermo» kun internacia ludantaro, tio ankaŭ povas esti prezentata ĉe la fino de la Kongreso. Sed la Londonanoj ne povos aktive partopreni la teatraĵon, krom rilate al la hal-aranĝoj.

Ano de la Kongresa Komitato. 11 883


La Gek-doj el Leipzig, preparante sin por la 10-a Kongreso, decidis en la lasta SAT-kunveno aranĝi karavanon por ricevi pli malmultekostajn biletojn por la veturado al Londono. Estas necese, ke ne malpli ol 25 Gek-doj anoncu sin. Sekve ĉiuj K-doj, veturontaj de k trans Leipzig, turnu sin plej baldaŭ al

K-dino Hel. Jungnickel, vicperanto por 10-a SAT-Kongreso, Lindenthal-Leipzig.

Atentigo! Volontuloj, kiuj volas kunludi ĉe «La Lignovermo» en Londono, bonvolu skribi (pro tempoŝparo) ne al la Novjorka adreso de K-do Th. Weder (vd. en n-o 296), sed al Sidejo de SAT, 23 rue Boyer, Paris XX.

— página 10 —

448 SENNACIULO

Raporto pri la kurso por kursgvidantoj

Je la 31. 5. k 1. 6. 1930 okazis distrikta kurso por kursgvidantoj en Naturamika domo Grosŝtajnberg (Grosssteinberg) apud Leipzig. Reprezentitaj estis 7 grupoj kun 19 kursgvidantoj k 21 gastoj. La temoj de l’ kurso estis: 1. Historio de kelkaj artefaritaj lingvoj. 2. Literaturo k gazetoj en esp-o. 3. Instruado de esp-o per «Linguaphone» (gramofondiskoj). 4. Rekta instrumetodo. 5. Transitivaj k netransitivaj verboj kun «ig — iĝ». 6. Kiel utiligi la kantojn por nia movado? Krome ĉiu partopreninto estis devigata verki artikoletojn de minimume 20 linioj pri la temoj: 1. Kiel mi gvidas esp. kurson? 2. Kiel mi imagas pli efikan propagandon por esp-o? k paroladi dum 5 minutoj pri iu ajn temo al li konata. Resume estas direnda, ke por la kursgvidantoj estas vere necese scii ion pri la historio de la ĝis nun kreitaj lingvoj artefaritaj, ilia evoluo k vivo ĝis la nuntempa esp-o. La artefarita lingvo jam delonge pruvas ĝian taŭgon kiel interkomprenigilo internacia k pro tio jam fariĝis vivanta lingvo.

Krome la gvidantoj devas scii ion pri la esp. literaturo k gazetaro propagandonte ĉe korporacioj aŭ organizoj pri la valoro k disvastigo de esp-o en internacia skalo. En tiu ĉi afero oni turnu sin al la redakcioj de niaj lab. esp. organizoj, de kiuj estas havebla propagandmaterialo (esp. gazetoj, broŝuroj, prospektoj ktp.). Por korekte elparoli la lingvon oni legu k studu la riĉenhavan literaturon eldonitan en diversaj sciencaj kampoj. El tio oni lernas por la praktiko. Per gramofondiskoj estis montrata, kiel oni ankaŭ povas lerni facile esp-on nepartoprenante kursvesperon. Por meminstruo tiu ĉi metodo jam estas tre interesa k ankaŭ postulas sufiĉe da energio, volo k persisto de la lernanto, sed la ĉefafero por ni laboristoj estas la prezo k tiu ĉi estas sufiĉe alta (kompleta kurso kun 15 diskoj k lernolibro kostas 140 mk. g.). La verkado de artikoletoj devis montri al ni parton el la praktika laboro de la kursgvidantoj. Sed fakte verkis tiajn artikoletojn plejparte nur la lernantoj ankoraŭ junaj en nia movado, k ilia laboro estas sufiĉe laŭdinda kompare al la tempo de ilia lernado. Por kelkaj malnovaj esp-istoj tio estas bona ekzemplo. Same la 5-minutaj paroladetoj bone sukcesis kaj montris, ke ankaŭ novaj esp-istoj jam povas paroli esp-e pri konata temo. La 5-minut-parolantoj traktis jenajn temojn: Praktika esp-instruado. Ĝeneralaĵoj pri la esp. k politika vivoj. Signifo de la renkontiĝo de ruĝaj sportuloj en Erfurt. Raporto el fabriko por agrikultura maŝinkonstruado (pri la produktado). Kritiko pri la okazanta kurso. Kiel oni propagandas esp-on. Kiel mi fariĝis esp-isto? Kial la virinoj ne kunlaboras en la esp. movado? Pri la ekonomia stato de la bakistoj.

[BILDO p.10 | 24,28,64,53] Foto: granda grupo de kursanoj sidas ĉirkaŭ tabloj sub libera ĉielo, antaŭ arboj kaj malpeza tendotegmento; maldekstre unu viro staras.

Ĉe la temo: Kiel ni utiligas la kantojn por nia movado? ni ĉiuj praktike kunlaboris. En amasa ĥoro ni lernis tekston k poste la senco de l’ kanto estis priparolata per demandoj k respondoj. Ĥora kantado kronis la komunan laboron, k tiel finiĝis nia kurso por kursgvidantoj.

Distrikto Leipzig: SAT-ano 7 046.

UEA-delegito k mallibereja direktoro kontraŭ SAT-ano-malliberulo

El letero, kiun al la Redakcio komunikis K-do O. Bässler, Leipzig, de K-do H. Heinrich montriĝas, ke al tiu ĉi K-do kondamnita je longjara mallibereja puno, en fortikaĵo Golnov (Gollnow), de nun estas malpermesita ricevi «S-ulo»n dank’ al la «komplezo» de UEA-ano. «Jam de pli longe ol plenan jaron mi abonis nian karan gazeton», skribas K-do H. «… Ofte kiam mi legis la interesan enhavon, precipe vojaĝ-priskribojn aŭ «Tagon el mia Vivo» ktp., mi preskaŭ pro entuziasmo forgesis ĉirkaŭan mizeregon. Nun laŭdevige mi devas rezigni je tiu instigilo. Eble mi fartas tro bone … ĉu?» Kaj tio okazis jene: La Direkcio de l’ malliberejo havis iun tagon la ideon esplori pri la karaktero de la esp. legaĵo, kiun ricevis K-do H., k trovis bona sendi ekzempleron de «S-ulo» (k «Arb. Esperantist») al UEA-delegito en Stettin, rektoro Krieger, kiu prononcis jenan juĝon: «Ambaŭ gazetoj laŭtendence estas laborist-klasaj organoj — k «S-ulo» havas sovetieman karakteron«. Kompreneble tiu informo pri sovet-tendenco sufiĉas por nuligi la permeson por tiu K-do ricevi «S-ulo»n. Kaj tamen ni posedas atestojn ankaŭ el neŭtralulaj rondoj, kiuj akcentas la objektivan raportadon k prezentmanieron en nia gazeto … Kia heroaĵo, sinjoro Krieger!

La mankoj en nia korespondado

Mi ne celas kritiki la skribemon de multaj Ge-SAT-anoj, sed ilian mankon je precizo k je ordo en la elekto de iliaj «eblaj» korespondantoj. Por esti pli facile komprenata, mi citas la ekzemplon, kiu igas min skribi: Antaŭ kelka tempo la Lab. Esp. Grupo el Ĝenevo petis, per anonco en «S-ulo», materialon por ekspozicio. Tiu anonco precize sciigis, ke la materialo devis esti ricevita antaŭ la 5-a de aprilo. Malgraŭ tio la grupo ricevas ankoraŭ nun multajn leterojn, en kiuj ne temas pri materialo, sed ĉefe pri korespondpetoj. Kio rezultas? La grupo ne povas respondi ĉiujn demandojn, ĉar mankas al ĝi tempo. Due, la sendintoj, ne ricevantaj respondon, perdis multe da tempo k mono. Ne mirinde estas, ke skribemuloj ne ĉiam kontentiĝas per korespondado. Sed nur ili kulpas. Ili do elektu pli taŭge siajn korespondantojn. A. L. (14 303).

*

Kun bedaŭro mi informas pri jenaj K-doj, kiuj anoncis pri korespondado k ne respondis al leteroj senditaj (en tempo de 16. 3. ĝis 2. 4. 30): 1. Ĉeĥosl., K-do R. Leŭtelt, 2. Germ., Fr. Giefer, 3. Jugosl., K-dino Ana Gutman (laŭ «S-ulo» n-o 283); 4. Britio, S. Leitch; 5. Francio, J. Cavaille; 6. Hispanio, E. Garos; 7. Kanado, Esp. grupo; 8. Nederl., Bruins (laŭ «S-ulo» n-o 282). Mi ne konas motivon de ilia silento (perdo, cenzuro ktp.), sed necesas klarigi pri tiuj malgajaj faktoj, ĉar tio tre malsukcesigas propagandon por esp-o. Ni ĉiuj, 200 personoj, atendas respondojn k deziras sciiĝi pri la kaŭzo de l’ silentado al niaj leteroj.

Novoĉerkask (Sovetio).

*

Mi anoncis en «S-ulo» n-o 283. La temoj, pri kiuj mi deziris korespondi, estis jenaj: PM, bfl k stenografio, sed multaj K-doj skribis al mi flanke de tiuj temoj. Unu skribis pri kinematografio, alia pri arto, ktp. Kelkaj subskribis tute nelegeble, eĉ K-do el

— página 11 —

SENNACIULO 449

Leipzig nelegeble subskribis k … forgesis indiki sian adreson!

Sendube mi ne intencas pravigi la kulpojn de kelkaj K-doj, sed, antaŭ ol plendi certigu vin, ĉu vi mem ne estas la ĉefaj kulpuloj. 8733 (Francio).

Pri represoj el «S-ulo»

Por ĝusta statistiko k sekve trafa efiko ĉe publiko de nia porep-a laboro, mi proponas al ĉiuj Gek-doj, kiuj represas iajn artikolojn el «S-ulo» k aliaj SAT-organoj en siaj naciaj gazetoj, nepre sendi krom koncernaj n-oj al Redakcio de «S-ulo» ankaŭ 1 aŭ 2 ekzojn al la verkinto de l’ artikolo, trovante lian adreson, se eblas en la gazeto mem aŭ en Jarlibro. Rilate al terorlandoj, se gazetoj venas el Sovetio, oni devas komisii la peradon al Red. de «S-ulo» aŭ Adm. de SAT aŭ Esp.-Servo de SAT. Tio certe ofte instigos la verkintojn al plua laboro k donos ankaŭ bonajn materialojn por propagando de esp-o.

Vjaĉeslav V. Kalaŝnikov (1125), Nijnij-Novgorod.

Suplemento al la adresaro en Jarlibro

(Tiu ĉi nomaro ne estas por korespondemuloj)

(Dua parto. 11-a daŭrigo. Vidu n-on 284/98)

Thalheim (Erzgebirge, Germanio)

16149 Graupner Arth., Städt. Neubau 4, ŝtrumpfaristo.

16145 *Hanisch Kl., Friedrichstr. 1-a, hejmlaboristino.

16144 Lehm Kurt, Am Städt. Neubau, ŝtrumpfaristo.

16148 Müller Karl, Friedrichstr. 8, ŝtrumpfaristo.

16150 Plötner Kurt, Städt. Neubau 4, konstrulaboristo.

16139 Rehm W., Untere Hauptstr. 26-b, ŝtrumpfaristo.

16142 Scherzer Alfred, Jägerstr. 6, ŝtrumpfaristo.

16147 *Schönland Ruth, Wallstr. 7, ŝtrumpfaristino.

16137 Schönland W., Städt. Neubau 6, ŝtrumpfaristo.

16146 *Sonntag Joh., Wilhelmstr. 5, ŝtrumpfaristino.

Tiflis (Sovetio)

16069 Bibilejŝvili Konstantin, Noriiskij [?] podem 29, asekurlaboranto.

16071 *Ŝilakadze Lidio, I-aja gonĉarnaja 10.

16070 Tesler Mikaelo, ul. Serebrjanaja 33, teknikisto.

Tours (Francio)

16335 Chabot Albert, rue E. Vaillant 252, fervojisto.

Trondhjem (Norvegio)

16228 Lövli Ivar, Krombodveiten 2.

16229 Lövli Torvald, Krombodveiten 2.

Turku (Finnlando)

16260 *Luoto Hellä, Birgerinkatu 5, kontoristino.

Vaasa (Finnlando)

16054 Kanerva Veikko, Pitkäkatu 42, kontoristo.

Vallauris (A. M., Francio)

16338 Reolon Theodore, Propriété Condal, quartier Subreville, masonisto.

Vänersborg (Svedio)

16243 *Wiklund Ester, A. B. Bostäder.

Velij (Sovetio)

6766 Bogdanov V., ul. Volodarskogo 33.

Vidriĥa [?] (Siberio, Sovetio)

16206 *Partyina [?] Ano, Sovetskaja 25, Semipalatinska distr., instruistino.

Volsk (Sovetio)

16197 Malaĥov K., Sebastopolstr. 10.

16196 Ŝtemanitjan [?], Sebastopolstr. 10.

Warszawa (Polio)

16063 Dybowskie Jos., Piekna 54, m. 25.

16062 Rostoniec Stefano, Piekna 52, m. 28.

16053 Szemiot Wl., ul. Drewniana 7, m. 23.

Weisstein (Silezio, Germanio)

16173 Arnold Erich, Hartauer Str. 14-a, ilseruristo.

16172 Böer Gustav, Hauptstr. 90, konstrulaboristo.

Weisswasser O.-L. (Germanio)

16276 Borrmann Rich., Johannastr. 18, vitrofacetisto.

Wien (Aŭstrio)

16120 Dalamast [?] St., VIII, Stolzenthaler Gasse 4/5, ŝuisto.

16130 Slawinsky Eduard, XIII, Gurkgasse 57/16.

Wunsiedel (Bavario, Germanio)

16291 Haupt Konrad, Alte Landgerichtsstr. 30.

Zamora (Hispanio)

16319 Pertejo José, str. Sta. Clara 32/34.

Zaporojje (Sovetio)

16199 Bublikov Nikolao, Miheloviĉ 4, kv. 8, seruristo.

Zoppot (Lib. Urbo Danzig)

16101 *Marx Margareto, Schmiedestr. 3.

9923 Mehr Erwin, Waeldchenstr. 1, arĝentisto.

Zürich (Svisio)

16169 Eggimann Franz, Glockengasse 3, meblisto.

16268 Läubli August, Hirschengraben 74, masonisto.

Plus 24 membriĝoj en terorlandoj kaj 8 pasivaj.

Entute: 408 aliĝoj.

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

HISPANIO. La kastillingvanoj el Eŭropo k Ameriko bonvolu atente legi alvokon de Barcelonaj, Sabadellaj, Rubiaj k Tarrasaj SAT-anoj, kiu aperos en unu el proksimaj n-oj. Ĝi estas grava, tial ke ĝi eble estos la bazo por nia plua nova agado. Temas pri federaciiĝo klascele, pri kastillingvaj eldonaĵoj rilate al instruado k eduko. De ĉiuj ni dependas la sukceso. (357.) — NEDERLANDO. En «Lab. Esperantisto» ni trovas alvokon por karavana veturo de nederlandanoj al la 10-a Kongreso. Proponite estas forveturi el Vlissingen sabate, 2-an de aŭg., je 13.20 h. Oni skribu al G. P. de Bruin, Enschede (v. Jarl.). La raportoj el div. grupoj montras viglan agadon de lab. esp-istoj en tiu lando. — Polio. Dank’ al iniciativo de K-do Lederman estas aranĝita kurso laborista en Volbrom. Partopr. 15 p. Gvidas K-do Wajcman el Olkusz (15 875) laŭ «Petro». A. W. — SOVETIO. Odessa. Je 18. 5. okazis konferenco de aŭskultantoj de esp. disaŭdigoj ĉe Odesa Radio-Centro. Aŭskultinte raporton pri farita esp. laboro ĉe radio: disaŭdiĝis 3 priesp. lekcioj, 2 lekcioj pri historio de esp., 16 kurs-lecionoj, 11 esp. lingvaj rap., 2 esp. lertaĵoj, 3 salutoj, 67 tradukoj de eksterl. let. ricevitaj, 1 saluto al Rur-laboristoj; kunligiĝis la Centro kun proletoj el 14 landoj (ĉiuj K-doj povas kunlabori ĉe Esp. Bulteno Radia!), — la konferenco decidis pri plano por estonta laboro: organizi SEU-ĉelon, esp. korespondantojn, novan elementan kurson, superan kurson, esp. paĝon en radiogaz., ktp. (5459.)

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

B. Eidelman k N. Nekrasov, Sennaciismo kaj internaciismo. «Komunista Biblioteko», Moskvo 1930. La broŝuro estas eldonita per la zorgoj de la aŭtoroj. La lingvaĵo estas kontrolita de Lingva Komisiono ĉe SEU. 48 pĝ. Formato 11,5×15 cm. Prezo: 25 kop. (0,50 mk. g.). Deponejo: CK SEU, Spiridonovka 15, Moskvo. Por alilandoj: R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O 27.

Mi dankas al la Redakcio de «S-ulo», ke ĝi sendis al mi por recenzi ĉi tiun pamfleton kontraŭ K-do Lanti. Mi ja loĝas en lando, kiu batalakiris sian nacian «sendependecon». La ĉi tieaj proletoj povas do ĉiutage sperti, ke por ili nacia sendependeco estas iluzio, farso, trompo. La proletoj el Polio, Estonio, Latvio, Turkio k. a. «sendependiĝantaj» landoj certe faras kiel ni similan sperton. Tion kuraĝis diri K-do Lanti en sia broŝuro «La Laborista Esperantismo». Kaj estas por mi k ankaŭ por miaj ĉi tieaj K-doj, kiuj ĉiuj apartenas al la III-a Internacio, tre mirige k ĉagrene konstati, ke du K-doj el Sovetio riproĉas al Lanti pro tio, ke li notis tiujn konstateblajn faktojn. Cetere en la tuta pamfleto oni vane serĉus eĉ plej etan provon por montri, ke tiurilate K-do Lanti eraris. Kun indigno oni nur povas konstati, kiel distorde, karikature estas prezentitaj en tiu pamfleto la ideoj de Lanti por provi konvinki simplanimajn legantojn, ke lia broŝuro estas «tre utila por la kapitalistoj» (pĝ. 30).

Tia pamfleto, evidente verkita por celo de mi nekomprenebla, ne meritas longan recenzon. Ni aldiru tamen, ke la rezonmaniero de K-do Nekrasov, aparte, tute similas tiun de niaj ĉi tieaj naci-socialistoj. Kaj oni ne kredu, ke miavice mi distordas la ideojn de la aŭtoro; jen mi citas: «La batalo de malgrandaj popoloj por sia sendependiĝo estas batalo justa k utila por la klaso laborista, ĉar ĝi plirapidigas nian movadon al nia ĉefa celo — al la socialismo» (pĝ. 41).

Tamen ni, proletoj en sendependiĝinta lando, spertis, ke tiu «batalo justa k utila» estas plej taŭga ne por klaso laborista, sed por la fortiĝo de kapitalista reĝimo, kiu per ĉiuj rimedoj (religiaj, lernejaj, historiaj ktp.) inokulas la nacian ŝovinismon en la socialistajn partiojn, subtenante la social-faŝistan (patriotan) movadon k semante antagonismon kontraŭ alinaciaj laboristoj. Ĉu tio «plirapidigas nian movadon al nia ĉefa celo — al la socialismo»? La SAT-anaro juĝu objektive mem, ĉu laŭnacia apartigo de proletoj aŭ sennacieca, prefere sennaciisma kunfandiĝo, fratiĝo de l’ tutmonda proletaro kondukas plej rapide al nia socialisma celo.

J. Perhak (13 394.)

Paul Fruictier, Kompleta Gramatiko k Vortfarado de Esperanto, reviziita k kompletigita de S. Grenkamp-Kornfeld. Eldonejo: Esperantista Voĉo, Jaslo, Pollando. Presis: Belga Esperanto-Instituto, Antwerpen. 187+V paĝoj, 22×15 cm. Prezo: 5 svisaj frankoj. Havebla ĉe Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.

Jen bona libro en Esperantio. Ĝi estas ja bona, ĉar ĝi respondas al internacia lingv-instrua bezono en esp. movado k bone plenumas sian celon, kvankam ĝi estas kompilaĵo. Pro tiu bezono de kompleta gramatiko, en lastaj jaroj aperis diversaj gramatikaj libroj eldonitaj de landaj esp. societoj; el ili mi citu «Nova Gramatika Libro» de D-ro Anakreon Stamatiadis (Grekio) k «Teorio de Esperanto» de K-do V. Varankin (Sovetio). Kvankam esp-e verkitaj k en tutmondo studeblaj, tiuj du lastaj verkoj prizorgas ĉefe la instruadon de samlandanoj k estas nekompletaj.

La verko de Fruictier-Grenkamp

— página 12 —

450 SENNACIULO

estas certe pli kompleta, laŭ scienco, pedagogio k tipografio pli klara k bone prezentita. En ĝi abundas ekzemploj de Zamenhof k aliaj bonaj verkistoj. Ĝi plene taŭgas por tiuj, kiuj volas perfektiĝi en scipovo de esp-o k ne timas ellerni la malfacilajn problemojn de ne tro simpligita pensesprimado. Bone sciu esp-istoj, ke tiuj laboremaj lernantoj, kiuj studis la lingvon eĉ per kompleta lernolibro, konas nur la elementan esp. praktikadon. Kvankam restante sur sia fundamenta bazo, esp-o jam de longe eliris el sia infaneco; ĝia tutmonda uzado malkaŝis, efektive naskis regularon pli kompletan ol la 16-regula fundamenta gramatiko k per tio la lingvo daŭrigas plibeliĝi, pliglatiĝi, fariĝi pli esprimkapabla, pli eŭfonia, pli bela. La verko de Fruictier-Grenkamp penetras la kampon de laŭnuanca esprimado k montras en esp-o tian delikatan esprimilon, kian nacia lingvo ne povas superi, eĉ egali.

Mi ne diras, ke la nova libro estas perfekta, sed nur ke ĝi estas bona k ke ĝi tre utilos. Ĝi ja estas kompilaĵo el du malnovaj verkoj de Fruictier iom modernigitaj de Grenkamp k taŭge kompletigitaj per la bonega raporto de akademiano Walter Lippmann «pri la uzado de la refleksiva pronomo en esp-o». Malnovaj esp-istoj lingve progresemaj, kiuj estas interesataj pri evoluo de esp-o k ankaŭ novuloj allogataj de sciencaj diskutoj pri esp-o (esperantologio) certe opinios la libron iom nemoderna. Kvankam ĝi sekvis la regulon «konstati, ne proponi» k «tiamaniere restis fidela al la observa metodo, kiu regas la lingvan sciencon», la «Kompleta Gramatiko…» ne registras la tro novajn esp. formojn, ekzemple: kelkiu, kelkies, aliu, alies … ĉi libro (anstataŭ: tiu ĉi libro) … leguta, legunta (kiu estus legata, leganta) … Eble prave, ĉar la libro ne estas destinata al esperantologoj, sed al praktikantoj. Tamen en ĝi oni mencias novajn sufiksojn io, iv, end, iz k prefikson retro, ne kondamnante ilin.

Estas strange, ke oni ne mencias en la libro la germanan manieron esprimi la tempon horan. Ekz.: Estas kvarono de la tria (= Estas la dua k kvarono). Tiu formo iom malnoviĝis, tamen estas ankoraŭ uzata. La distingo inter vasta k malvasta elparoloj de sama vokalo en esp-o ŝajnis al mi erara restaĵo el diroj de eksesp-istoj Moch k De Beaufront. Pli k pli unueciĝas la prononcado de esp-o k veriĝas, ke esp. konsonanto havas nur unu sonon, ĉiam k ĉie la saman. Oni ne prononcu: pòrdó, kòlòró, fèsté, sékrèté, sed pòrdò kòlòrò, fésté, sékrété …

Resume, la libron mi rekomendas al la SAT-K-doj, kiuj en ĝi trovos multon nesciatan.

M. B.

MEMORNOTO

Represis el «S-ulo»:

The Los Angeles Citizen, 16. 5. (El Montevideo, 290); Geillustreerd Volksblad, Rotterdam, 6. 2., virino en Turkest.; De Vrije Socialist, Zandfort, 14. 5., el Polio, 4. 6., faktoj.

Priesper. artik. k notojn enhavis:

Socialist Youth, Newcastle, majo, esp. rubriko prizorg. de nia K-do Latimer (10 637); Der Volkslehrer, Langensalza, 25. 5.; Die Sonntagszeitung, Stuttgart, 25. 5.; Accion Cooperatista, Barcel., 30. 5.; Daily Worker, London, 31. 5.; Signalen, Stokh., 29. 5., 5. 6.; Le Sincériste, Waltwilder, junio (en esp.); La Voz (lernant-gaz.), Cordoba, majo, n. 17; Accion, Puente Genil, 26. 5.; Der Freidenker, Berlin, junio; L’ Effort, Lyon, 31. 5., 7. 6. (2 artik.); ISK (germ. eld.), Göttingen, junio; El Socialista, Madrid, 20. 5.; Münchener Post, 14. 5.; Le Réveil Ouvrier, Nancy, 31. 5.; The Labour Woman, London, junio (notoj en esp.); L’Internationale de l’Enseignement, Paris, majo, priparolas LNE (jan.) k Senn. Ped. Revuo (kun trad. de l’ redaktora enkonduko); Vsjegda gotov, Ivanovo-Voznesensk, 30. 5. (trad. el «Diablidoj»), 20. 5. (surskribo en esp.).

Peresper. materialon enpresis:

Neue Zeitung, München-Nürnb. 2. 5.

NIA POŜTO

2474. — Ni ricevis viajn multnombrajn manuskriptojn; ĉu ni povos enmeti parton da ili, dependas de la disponebla spaco. Red.

14 624. — Se la unueco de SAT postulus, ke mi ĉesu skribi eĉ vorton en la SAT-organoj, mi ja estas preta je tia rezigno. Kial ne? — Via artikolo pri «Kalendaro» aperos, sed ne en la 300-a n-o. E. L.

[REKLAMO p.12] LA «DAILY WORKER» (LONDONO) (Ĉiusabata n-o enhavas esp. notojn) — La sola komunista ĉiutaga jurnalo en Britio serĉas lab. koresp-antojn en ĉ. landoj, ĉefe en j. landoj: Mediteraneaj, Balkanaj, Sud-Amerikaj, koloniaj, Britaj k ne-Britaj; proksimaj k malproksim-orientaj. — Tre ŝatataj temoj: Sklavigo k ribelagoj de indiĝenoj; labor- k vivkondiĉoj en kolonioj; strikoj, kapitalista raciigo, agadoj de rev. k reformemaj profunuiĝoj, salajroj, laborkondiĉoj, senlaboreco; manifestacioj, kontraŭfaŝista agado, persekutado al lab. movado ktp. — Komunistaj, junulaj, virinaj, sportaj, kulturaj, lab. defendaj temoj, militpreparoj kontraŭ Sovetio. — Kolektiva koresp-ado preferata. — Sendu esp. afiŝojn, reklamojn, flugfoliojn, skizojn ktp. Adr.: La «Daily Worker» (Esperanto), 41 Tabernacle St., Londono, E. C. 2 (Anglio).

[REKLAMO p.12] Esperanto-Societo «Progreso» Wien X, Ettenreichgasse 4/31 ĵus aperigis tre interesan, sciencan prelegon pri LA MORTADO de univ.-profesoro d-ro Herm. Nothnagel. 27 pĝ. en formato 15×22½ cm. Prezo 1 mk. g.

KORESPONDADO

AŬSTRIO

K-do Halling Walter, studento, koresp. kĉl, krom Germanio precipe per PI. Wiener-Neustadt, Emmerberggasse 60.

K-dino Adolfine Narsoun, Löhrgasse 15, Wien XV., kĉl seriozan koresp-adon.

K-do Siegfried Gugler, Viehofener Str. 16, St. Pölten, kĉl, L, PK, PM, bfl. Resp. garantiata.

Atentu filatelistoj! — Aŭstriano interŝ. aŭstriajn PM kontraŭ PM ĉl. Adr.: Karl Reiter, Zentralbad, Bad Ischl.

BRITIO

K-do J. Mitchel, 34 St. Thomas Road, Finsbury Park, London, N. 4, kun okulistoj k okulvitr-fabrikistoj en Sovetio. Interŝ. L, esp. k ruslingvajn gazetojn. Resp. garantiata.

FINNLANDO

K-do Arthur Tähtinen, Sofiankatu, 7, B. 7, Turku, kĉl, interŝ. fotojn kun amatoroj.

FRANCIO

K-do Jak. Müller (16 390), ne plu loĝas en Rheinhausen, sed lia adreso nun estas Jak. Müller, cilindristo, St. Ingbert, Seyenstr. per N. 16, Saar.

GERMANIO

K-do Gg. Kraus, Schwanenstr. 2, Rheingönheim/Pfalz, kĉl, pri ĉ. temoj. Resp. garantiata.

— Viglan koresp-adon garantias 20 Gek-doj pri ĉ. temoj kĉl. Adr.: E. Winkelmann, Alt Brand, n-o 9 ap. Zwickau/Sa.

K-dino Elfriede Keller, Piastenstr. 24, Breslau, kĉl, kolektas PM. Resp. garantiata.

HISPANIO

K-do L. Buron, Str. Fivaller 125, Sabadell, kĉl, pri ĉ. politikaj temoj.

PORTUGALIO

K-do Joaquim Pudrade, Rua Luiz Camoes 11, Lisboa, petas pardonon pro nerespondo al ĉ. K-doj. Dankon!

ENHAVO:

paĝo
Impresoj pri la situacio en Palestino 439—440
Polaj laboristoj en Francio 440
El usona taglibro 441
La evoluo sen dio 441
Turksib 442—443
Tago el mia vivo 443
Diskutejo 443
Por nia distro 443
Esperanto-Servo 444
Sennaciula Scienc-Kultura Paĝo 445
Tra Esperantio 446—450
Korespondado 450

Presejo: Pouvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

N.º 300, 3 de julio de 1930

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

6-a JARO, N-o 300 — LEIPZIG, 3./7. 1930

[BILDO p.1 | 30,5,70,14] Terglobo kun kvinpinta stelo, en kiu la literoj S.A.T., super la titolo de la gazeto.

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

APERAS SEMAJNE | REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. — ADMINISTREJO: R. Lerĥner, Kolmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS SEMAJNE

OKAZE DE LA TRICENTA NUMERO

Ni vokis al la aktivuloj el nia movado, ke ili vortigu laŭte k tute malkaŝe sian opinion aparte pri «S-ulo», okaze de ĝia 300-a n-o, k ĝenerale pri la vivo de nia Asocio. Sendube la respondoj, kiujn ni publikigas, spegulas la ĝeneralan opinion de nia anaro. Almenaŭ estu dirate, ke ni publikigas ĉiujn ĝis nun ricevitajn respondojn.

Ni konstatas, ke mankas severaj riproĉoj. Krom unu aŭ du K-doj, kiuj preferas silenti, ĉiuj diras sian kontenton pri SAT k ĝia semajna organo. Estas tamen unu kritiko. K-do Bergiers ja kvazaŭ elperfidas miajn proprajn dirojn¹. Sed nia K-do malprave timis, ke ni ĵetos en paperkorbon lian manuskripton. Estus ia certa danĝero, se la gvidanto de «S-ulo», imite al Panglos, kredus, ke ĉio statas kiel eble plej bone en la plej bela redaktejo el Esperantio. Li nur opinias esti farinta sian tutan eblon por ke ĉio havu la maksimumon da efiko, konsidere al la kondiĉoj k cirkonstancoj, en kiuj ni laboras.

Certe «S-ulo» ne estas perfekta; ĝi eĉ ne estas komparinda kun multaj nacilingvaj gazetoj, kies abonprezo ne estas pli alta. Nia semajna gazeto estas iel senplana; ĝia enhavo ofte estas kolektata iom hazarde. Ne ĉiuj artikoloj estas interesaj k valoraj; multaj certe ne trovus lokon en seriozaj nacilingvaj gazetoj. Sed ĉu dependas de la Redakcio, ke tiuj mankoj estu forigotaj? Certe ne; tio dependas de la SAT-anoj mem . . .

Sendube troviĝas en niaj vicoj kapablaj K-doj, kiuj povus tre helpi plivalorigi nian organon. Sed ili preferas verki por nacilingvaj gazetoj, kiuj pagas al ili honorarion. Dirante tion mi ne celas riproĉi. Ĉiu homo provas elturniĝi kiel eble plej sukcese en tiu malracia granda baraktado, kiun konsistigas la kapitalisma regsistemo. Tute ne utilus tondri, spiti k inciti.

[BILDO p.1 | 35,41,63,76] Laboristo kun kaskedo sidas sur tabureto antaŭ granda terglobo kaj legas la gazeton «Sennaciulo».

Orig. de Rud. Bartelmes.

Se nia «financministro» permesus pagi al talentaj kunlaborantoj, ni scius ankaŭ redakti «S-ulo»n laŭ difinita plano, kun regulaj rubrikoj provizumataj per bona, interesa materialo. Ni povus mendi la materialon, anstataŭ kvazaŭ almoze ĝin akcepti. Necesus plie, ke nia gazeto estu pli ampleksa. Ne estas eble en 12 malgrandaj paĝoj enmeti multon varian.

Ho! mi scias: kelkiuj diras, ke ili eĉ ne havas tempon por legi la nunan 12-paĝan «S-ulo»n. Mistrafa diro! Neniu leganto de la plej interesaj k valoraj gazetoj legas ilin de la unua linio ĝis la lasta. Ili legas nur tion, kio interesas ilin. Kaj tre diversas la gustoj k interesoj. Tial estas necese havi multajn rubrikojn, diversajn kunlaborantojn k sekve multe da spaco. Ni ne kapablas en la redaktejo fari miraklojn. Kaj la plej talenta kuiristo ne povus prepari bongustan k abundan manĝaĵon, se mankus al li la necesaj iloj k aĵoj.

En kia ajn entrepreno la unua kondiĉo de sukceso estas scipovi ĝuste taksi k bone utiligi la fortojn, la rimedojn, kiujn oni disponas. Kaj ne nur la videblajn, palpeblajn fortojn, sed la latentajn, la dinamikajn. La sperto montris, ke ni posedas la forton por aperigi 12-paĝan semajnan gazeton. Mi opinias, ke la dinamika forto de nia movado permesas pli grandan elspezon de energio. Ni devas celadi fari «S-ulo»n 16-paĝa en difinota limtempo. La progreso de nia gazeto ne devas sekvi, sed antaŭiri tiun de nia movado. «S-ulo» estas la motoro, kiu tiras la ĉaron; ni ne devas avari al ĝi la hejtaĵon.

Se K-do Lerĥner sidus en la redaktejo, mi eble ne kuraĝus skribi tion pro timo je lia tondra voĉo. Li certe rebatus, ke mi celas bankrotigi lian bone mastrumatan firmon. Li kvietiĝu, mi ne proponas, ke oni tuj efektivigu niajn planojn. Mi celas nur altiri la atenton de la SAT-anaro al tiu sin trudanta postulo, nome, ke ni ĉiuj devas streĉi la tutajn fortojn por senĉese pliperfektigi, plivalorigi, plipotencigi

¹ Vd. pĝ. 460.

— página 2 —

452 — SENNACIULO

nian gazeton. Estas nepra kondiĉo por la prospero de SAT. Nur kiam «S-ulo» estos fariĝinta same ampleksa k valora kiel kelkaj nacilingvaj gazetoj, kies nomon mi ne citu, nia movado altiros la atenton de la granda publiko.

Mi ne antaŭvidas baldaŭan eblon pagi honorarion al talentaj kunlaborantoj. La gvidinstancoj de SAT povos tamen esplori la demandon, ĉu estas eble iel rekompenci la aŭtorojn de valoraj artikoloj, ĉu per senpaga abono aŭ per SAT-libroj. Tio ne estus honorario, sed nur kompenso por elspezoj kutime farataj de verkistoj. Kiu volas verki ion valoran, bezonas havi je sia dispono diversajn dokumentojn, kiuj ne ĉiam estas haveblaj senpage. Sed estas evidente, ke la prosperon de nia movado ankoraŭ longtempe kondiĉos la sindono, fervoro k malavaro de homoj instigataj de la profunda konvinko, ke ili laboras al granda nobla verko, inda je ĉiaj oferoj.

Ĉar tiu ĉi ĝenerala konsultado evidentigas la fakton, ke ni sekvis la ĝustan vojon, povas do temi nur pri daŭrigo en la saman direkton. Ni eble povos tamen iom pli larĝigi la vojon. Aŭ, pli ĝuste, mi havas la impreson, ke multaj kunlaboremuloj prezentas al si tiun vojon pli mallarĝa ol fakte ĝi estas. Niaj K-doj ne devas senti sin tro katenitaj pro la timo ofendi tiun aŭ aliun tendencon. Sendube ili devas venki kelkajn malfaciletojn; sed tiuj malfaciletoj certe ne estas pli grandaj ol tiuj, kiujn venki ankaŭ devas la kunlaborantoj al partiaj gazetoj. Multaj el tiuj redaktoroj ja senĉese timas perdi la oficon, se ili ne verkas laŭ la «ĝusta linio», difinita de partiinstancoj.

En «S-ulo» male ĉiu povas diri sian opinion pri plej diversaj problemoj, kiuj interesas la laboristan movadon. Sed, kompreneble, tio estu farata laŭ deca maniero. Oni skribu per inko, ne per veneno, per plumo ne per bastono.

Estis kelkfoje dirite: «Oni citu nur faktojn.» Tia vidpunkto tute ne donas solvon al la problemo. Estas ja facile kolekti amason da faktoj, kiuj povus estigi akrajn disputojn en niaj vicoj. Sendube vero sin apogas sur faktoj; aliel rezonado estas simpla fantaziaĵo. Sed nura citado de faktoj tute ne sufiĉas por pentri ĝuste la situacion ekzistantan en iu lando, en iu partio aŭ en iu ajn organizo. Vero aperas nur al tiuj, kiuj sincere, honeste, senpartie serĉas ĝin. Objektivan raporton povas verki nur tiu, kiu tute forgesas dum sia verkado, ke li estas ano de iu ajn partio. Ni devas eduki niajn kunlaborantojn, ke ili akiru tian kapablon k spiritostaton.

Verki por partia gazeto estas alia afero. Partio estas kvazaŭ armeo. Ĉiu partiano servas. Por tiu servado, kunlaboranto de partio, kiu samtempe estas ankaŭ SAT-ano, povas tute bone utiligi la objektivajn raportojn, aperintajn en «S-ulo», por verki tendencan artikolon, servantan al sia partio. Ne ekzistas en tio kontraŭdiro. Sufiĉas por kompreni, ke ambaŭ organizoj, SAT k partio, ne estas samcelaj, ne havas la samajn taskojn. Partio celas akiri per plej diversaj rimedoj la regadon super iu lando, dum SAT celas nur informi, klerigi, eduki siajn membrojn.

Estonte ni devos ankoraŭ pli ol ĝis nun insisti pri tio. Estas ja evidente, ke tre multaj SAT-anoj, eĉ inter la plej malnovaj, ne ankoraŭ komprenis ĝuste, kio nur povas k sekve devas esti SAT. Meti esperanton je la servo de l’ tutmonda Proletaro, tio signifas sendube, ke ni devas praktiki ĝin por niaj klasaj celoj, por nia propra partio aŭ organizo. Sed tiu nia agitvorto havas multe pli grandan k profundan signifon. Ĝi signifas, ke ni devas fari ĉion eblan por akceptigi esperanton al niaj klasaj organizoj, ĉu kooperativaj, partiaj aŭ sindikataj. Enkonduki en SAT la interpartiajn disputojn k batalojn, tio tute ne estas meti esperanton je la servo de sia propra partio. La partio nenion profitos de tio k SAT grave domaĝos. Utiligi esperanton por sia partio estas pere de SAT fariĝi pli klera, pli bone informita pri ĉio en la mondo ol aliaj partianoj; estas akiri en la partio reputacion de serioza k fidinda homo k tiele altiri la atenton de la partigvidantoj al la mondlingva problemo. La plej bona maniero servi al sia partio estas agi laŭ maniero, kiu ebligas al ĉiuj tendencoj kunlabori unuece en SAT kun la celo esperantistigi siajn sampartianojn. Ĉiu partiano havas profiton esti en SAT unue k nur SAT-ano. Ekster SAT, ĉiu politikumu laŭplaĉe! . . .

Ne ekzistas pli ĝusta vojo, ol tiu, kiun ni sekvis ĝis nun. Ĝi cetere sukcesigis niajn penojn. Per nia unueco ni atingis en la esperanta movado pozicion, kiun devas admiri eĉ neŭtraluloj, kiuj antaŭ kelkaj jaroj mokeme levetis la ŝultrojn ĉe la aŭdo de la nomo SAT.

Okaze de ĉi tiu 300-a n-o estas utile memori, ke ĉiam ekzistis en nia movado tendencaj interpuŝiĝoj. Tiaj interpuŝiĝoj iafoje naŭzas k malkuraĝigas K-dojn, kiuj emas opinii, ke unueco estas neebla. Ili eraras: unueco estas ebla, tial ke ĝi estas nepre necesa. La sperto jam pruvis tion. Antaŭ kelkaj jaroj fervoraj K-doj forlasis niajn vicojn k fondis la organizon nomitan: Tutmonda Ligo de Esperantistaj Senŝtatanoj. Kio estas la rezulto? Ĉu tiuj K-doj pli bone ol antaŭe sukcesis per esperanto servi al siaj propraj organizoj? Ĉu ili sukcesis esperantistigi la influhavajn personojn de la anarkista movado? Tute ne. La fiasko estas kompleta. La T. L. E. S.-anoj ne sukcesis aperigi regule k vivigi sian gazeteton k ni konstatas, ke en la malgranda sekto nun regas malharmonio k disiĝemo.

Ni mem ne kreas la objektivajn kondiĉojn, en kiuj malvolviĝas nia movado. Kaj ĉe ĝusta analizado pri tiuj kondiĉoj, oni alvenas al la konkludo, ke la unueco inter ĉiuj klasbatalaj esperantistoj estas nepre necesa. Kaj tiu unueco estos necesa tiom longe, ĝis la partioj k sindikatoj prenos mem sur sin la taskon propagandi, instrui k apliki esperanton.

Tiam SAT estos plenuminta sian historian rolon; tiam la veraj sennaciuloj, se ekzistos sufiĉe multaj, povos herezumi laŭplaĉe k sentime ofendi la bravajn internaciistojn. Tiam SAT povos starigi al si politikan programon — aŭ simple malaperi. Per nia unueco ni akcelu la venon de tiu tempo. Ĝi signos la definitivan venkon de esperanto.

Paradokse oni povus diri: Ni akcelu la malunuiĝon de SAT.


FOLIUMANTE 300 SEMAJNOJN . . .

G. Demidjuk (1516), Moskvo

La tricenta numero de «S-ulo» . . . Semajno post semajno — tricent semajnoj. Mi foliumas ilin en mia memoro, tiujn semajnojn de la tagoj pasintaj. Iafoje — unufoje jare — la semajnoj kuniĝas po du — «S-ulo» aperas en duobla amplekso k du semajnoj pasas kunigite en la memoro. Foliumante, mi rememoras unu el tiuj dusemajnoj.

*

Aŭgusto 1929. La koro batas ofte, ofte — logas, vokas la proksima renkontiĝo en Leipzig. La renkontiĝo sopirita k tamen neatendita. Ja, ĝis la lasta tago necesis atendi permeson por la eniro al la kongreslando. Nur lastamomente ĝi alvenis, post multaj leteroj, telegramoj, vizitoj al la kongreslanda ambasadorejo, klopodoj en Moskvo, Berlino k Lajpcigo. Sed jen ĝi venis, la vizo, k nigrafarbe enstampiĝis en la ruĝkovrila pasporto kun soveta emblemo — blazono kun seslingva «Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!» Kaj ofte, ofte batas la koro, sopirante la unuiĝon, la renkontiĝon kun amikoj, kamaradoj.

Sed malrapidigas pli k pli sian movon la trajno. Ju pli ofte batas la koro, des pli malrapide sin trenas la vagonaro. Kaj fine ĝi haltas ĉe la arko ligna, apudlima. La vagonojn ensaltas polaj soldatoj kun bajonetoj sur fus-

— página 3 —

SENNACIULO — 453

iloj. Po du en ĉiun vagonon k krome oficiro. La bajonetoj ekstaras apud la enirpordoj. La oficiro kolektas pasportojn. Ni estas ĉe pordoj de paradizo . . . Paradizo de kulturo, civilizo, bonordo. Kaj ties dio metis bajonetojn ĉe la enirejo por kontroli la enirrajton de la dezirantoj eniri, por ne enlasi la infekton de barbareco . . .

*

La horloĝo montras, ke baldaŭ Polio estos trapasita. Jen la lasta pola stacio, oni diras al mi, — tuj estos Germanio. Mi rapidas al la fenestro por vidi la limon inter Polio k Germanio. Ĉu ĝi estas la sama pikdrata barilaro kun bajonetoj, portataj de homoj soldatvestitaj, kiajn mi vidis dum la antaŭa tago, enveturante Polion el Sovetio? Ĉu nur simpla limfosto kun du blazonoj de najbaraj ŝtatoj? Mi streĉas la okulojn, mi rigardas fikse, atente dum la tuta tempo post forveturo de la pola finstacio. Sed la trajno subite haltas . . . Kio ĝi estas? La unua germana stacio . . . Kaj la limo? . . . Kie ĝi estis? . . . Kial mi vidis nek pikdratan barajon, nek la bajonetojn, nek la limfoston dublazonan? Ĉu mi estas en «sennaciujo»?

*

Pasis la tagoj kongresaj. Mi estas en Halle, veninte kun la postkongresa ekskurso. Plenplena estas la halo en popoldomo. Mi sidas ĉe la prezidantara tablo k vidas la tutan homamason, venintan al internacia kunvenego. Parolas K-doj el Francio, Alĝerio, Hungario, Belgio, Latvio. Mi ankaŭ deziras paroli, sed . . . sed mi devas silenti: tia estas la kondiĉo de mia enlaso al Germanio. Mi rajtas ĉeesti kunvenojn, mi ne rajtas paroli. Kaj kiam pri tio oni anoncas al la kunvenintaro, la halo ekbolas per centoj da levitaj pugnoj k per krioj «Ruĝfront!» Kio? Mi ja diris nek unu vorton! Mi ja devige silentas! Kial do bolas la halo? . . . Kaj mi komprenis, ne — mi pli ol komprenis — mi konceptis, kio estas la proleta solidareco, tiu potenca sento sennacieca, kiun povas bari nek limoj, nek malpermesoj . . .

*

Post la amaskunveno mi iras al la hejmo de laborista K-do, kiu min gastigas. Lia patro estis mia antaŭmilita korespondanto k nun la filo nepre invitas min al si. Ni atingas la domon, ni supreniras la ŝtuparon. Mia gastiganto atentigas min: — «Vidu, jen tie ĉi sur la ŝtuparo eĉ estas elektra lumo, sed jen estas nia etaĝo, en kiu loĝas nur laboristoj; en niaj loĝejoj elektra lumigado mankas. Dommastro ne deziras elspezi monon por konduki elektron al la supra, laborista etaĝo» . . .

[BILDO p.3 | 36,18,61,46] Afiŝo: laboristo staranta sur terglobo levas flagon, super li granda kvinpinta stelo kun «SAT»; surskribo «PROLETOJ EL ĈIUJ LANDOJ SAT-ANIĜU!»; monogramo «HL».

Orig. de H. Linseisen

Kaj mi tute klare vidas la limon inter la tria k kvara etaĝoj, inter la nelaborista k laborista etaĝoj . . . Mi serĉis la limon inter Polio k Germanio, mi trovis ĝin en la industria koro de Germanio, en Halle, inter la tria — nelaborista — k kvara — laborista — etaĝoj . . .

*

Lojna-fabrikego boras la ĉielon per siaj altkonstruoj. Kune kun la kongreskamaradoj mi staras sur la fera ponto, altanta super la relvojoj. Al ĝi venigas kelkaj ŝtuparoj de la fervoja perono; la ponteto mem venigas al la fabrika enirejo. Unu post la alia alvenas trajnoj je tiu horo frumatena. Apenaŭ haltas la trajnoj, dekoj da vagonpordoj malfermiĝas k centoj da laboristoj eliras, lavange surpaŝas la ŝtuparon, leviĝas sur la ponton, paŝas preter ni al la englutanta ilin faŭko de Lojna. Centoj, miloj da laboristoj trapasas. Ĉu ili estas samnaciaj? Eble ne, eble estas inter ili ne nur germanoj, sed ankaŭ poloj, ĉeĥoj . . . Tamen ĉiuj aspektas samgrize. Pli verŝajnas tial ilia aparteno al unu «nacio», al la «nacio», kies distinga blazono estas la kaloj surmanaj . . . k la nomo — laborista klaso . . .

*

De Lojna ni revenas al Halle per tramo. Ni okupas preskaŭ la tutan vagonon. Plejparto el ni estas junuloj. Kaj inter ili miaj 35 jaroj aspektas duone, k mi aligas mian voĉon al tiuj de junkamaradoj. En niaj manoj «Proletaria Kantaro» de SAT, el niaj buŝoj sonas la kantoj en la lingvo sennacieca. La cetera publiko nin observas. Tramkonduktoro trankvile staras ĉe la enira pordo. Eble li miras pri la lingvo, en kiu sonas la kanto de tiuj junuloj, kiuj vidos la estonton. Kilometro post kilometro restas por ni, paĝo post paĝo de la kantaro estas trafoliumitaj k kantitaj. Eksonas unu el la lastpaĝaj kantoj kun motivo junule-vigla. Ĝi estas la «Ruĝarmeaniĝo» . . .

. . . Kien do bravulo, he!
Vi foriras?
Kio do al Ruĝarme’
vin altiras?
Ĉu vin logis per envi’
malamikoj?
Fartos bone eĉ sen vi
bolŝevikoj! . . .

La tramkonduktoro subite ĉesigas nian kantadon, klarigante ke en tramvagonoj estas malpermesita kanti fremdlingve. Strangulo! Ni ja bone komprenis la kaŭzon: samsonas la vorto «bolŝevikoj» en ĉiuj lingvoj . . . Sed la junuloj superruzas la konduktoron: ili ekkantas germanlingve la «Ruĝan aviadistan marŝon». Tamen, apenaŭ eksonas la alkantaĵo

. . . Wir schützen die Sowjet-Union¹!

— kiam la konduktoro denove ĉesigas la kantadon, dirante ke ĝenerale ĝi estas malpermesita en tramo. Strangulo! Li opiniis, ke malpermeso de kantado internacilingva povas forigi el la mondo tion, kio malbonigas la humoron de l’ mastroj en ĉiuj landoj, ke la malpermeso povas forgesigi al proletoj tion, kio estas sennaciece konata de ili . . . La nacia lingvo ne savis la konduktoron el lia embaraso. Kaj kiam ni en Halle estis forlasantaj la vagonon, la konduktoro flustris al la K-doj, ke li volonte aŭdus la kantojn, sed li ja ne deziras perdi laboron . . .

*

Kelkaj horoj en Halle, en amikekamarada rondo. Post rigardo de laborista presejo ni ripozas iom en malgranda halo, ornamita per modern-

¹ Ni gardas Sovet-Union. Prononcu: vir ŝjutcen di Zóvet-Unjôn.

[REKLAMO p.3] E. Lanti: NACIISMO — Studo pri Deveno, Evoluado kaj Sekvoj — 124 pĝ. 13×19 cm.

Jen kion skribas pri tiu verko la recenzinto en «International Language»: «Kia ajn estas la propra opinio de iu individuo pri la rolo de la naciismo k patriotismo en la mondo, aŭ pri ilia vera karaktero, neniu povos malprofiti per legado de ĉi tiu konciza k admirinda verko . . .» «. . . Lanti promesas al ni du pluajn traktatojn, Internaciismo k Sennaciismo — formantajn [?] kun la nuna libro unu trivoluman verkon. Kia ajn la enhavo, se ili eĉ nur stile similos la volumon jam aperintan, ili indos legadon.»

[BILDO p.3 | 10,87,17,92] Nigra rombo, ornamaĵo de la reklamo.

Prezo 1,30 mk. g. — Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27

— página 4 —

454 — SENNACIULO

stilaj revoluciaj pentraĵoj. Ĉe la eliro juna K-dino, paŝante apud mi, sin turnas al mi kun la vortoj: — «Ha, mi dezirus ĉirkaŭbraki!» — «Kiun, ĉu la kolonon?» — «Ne, vin!», k ŝi por momento ĉirkaŭprenas mian talion per sia brako. La brako k la ĉirkaŭpreno estas fortaj — ja ne vane la knabino plenumas en sia laborejo viran laboron, ricevante tamen malpli altan salajron, ol la viroj ĉe samspeca laboro. Ridas la knabino, ridas ŝiaj junaj okuloj, ridas ŝia juna korpo, ridas la suno per siaj radioj. Kaj tiel natura ŝajnas esti ŝia momenta gesto senkaŝa . . .

*

Berlino. Kafejo «Vaterland»¹ — Patrolando, Patrio; ĝi okupas la tutan grandan domon multetaĝan; k en ĉiu etaĝo sonas dancmuziko tra la haloj, dekoritaj jen kiel angulo de Vieno, jen kiel hispana taverno, jen kiel drinkejo en usona okcidento, jen kiel turkia kafejo. Evidente la «patrianoj» ŝatas la diverskoloron nacian de la mondo; aŭ, eble, tiu aranĝo simbolas la «sennaciecon» de la luksevestitaj «patrianoj», ilian sennaciecan mastrecon en ĉiuj landoj de l’ kapitalisma paradizo?

[BILDO p.4 | 11,31,37,60] Desegnaĵo: dika kalva viro dancas kun duonnuda virino, kiu levas la brakojn kaj kruron; malsupre tablo kun tasoj kaj glasoj.

Granda halo, moderne-eŭropa, estas plenplena. Estas okupitaj ĉiuj tabloj, plenigantaj la tutan halon krom la rondo en ĝia mezo. Al tiu meza rondo alterne venas en danco ĉu duonnudaj dancistinoj dungitaj, ĉu la paroj da belvestitaj «patrianoj». Dum dancas la unuaj, la patrianoj, trinkante vinon k glutante delikatajn manĝojn, observas iliajn duonnudajn korpojn. Kaj kiam la vino k la korpa nudo sufiĉe ekscitas la belvestitojn, ili popare dancvenas la rondon en malrapidaj movoj de «vulpa paŝo»¹, en kiu viro k virino tiel intime-proksime intertuŝas siajn korpojn, kontentigante sian volupton, ŝprucantan el ĉiuj movoj k el la okuloj de rigide senmovaj vizaĝoj . . . Tie ĉi estas la civilizo, ŝirmanta la naturon . . .

*

Ĉu mi iras matene tra la Berlinaj ĉefstratoj, ĉu ni iras tage, kiam la luksaj kafejoj estas plenaj da ripozantaj «patrianoj», ĉu mi iras vespere, kiam lumkrias de la muroj elektraj reklamoj, — mi vidas ĉe stratanguloj starantajn virinojn. Ili ofte estas ankaŭ bele vestitaj, en krikoloraj silkaj roboj. Sed iliaj okuloj almoze-propone rigardas al preterpasantaj viroj, iliaj lipoj ion flustras mallaŭte, iliaj manoj iafoje tuŝetas la preterpasantojn, iliaj ŝultroj alvoke moviĝas iafoje. Tie ĉi, tage k vespere, estas vendata la virina korpo. Tie ĉi la civilizo montras sian superon rilate al la sklavula epoko, kiam sklavinoj estis vendataj ĉe bazaroj per laŭtvoĉa anoncado de la prezo. La civilizo tie ĉi montras, ke ne estas bezonaj laŭtvoĉaj vortoj, se la senvortaj ŝultromovoj k okulproponoj estas sennaciece kompreneblaj . . .

*

Mi adiaŭas la civilizon . . . La trajno forportas min de ĝi. Jen la lasta apudlima pola stacio. Denove en la vagonojn eniras soldatoj kun bajonetoj, jen denove la lima pikdrata barajo, antaŭ kiu forlasas vagonojn la bajonetoj, jen denove la ligna arko. De post ĝi sonas gaja kanto de ruĝarmeanoj, per kiu renkontas nin la sovetia limgardantaro. Ĝi ne timas iun infekton el civiliza paradizo k bajonetoj ne plenigas niajn vagonojn. Ilin anstataŭas la gaja kanto de limgardantoj-ruĝarmeanoj. Kaj tiu gaja kanto memorigas refoje, ke ekzistas ankoraŭ limoj sur la terglobo.

Sur la ligna arko, kiun trapasas malrapide la vagonaro, estas skribitaj la vortoj — «Komunismo fordetruas ĉiujn limojn». Por multaj tiuj vortoj estas herezo . . .

*

Kiel do ĉio rakontita rilatas al la jubileo de «S-ulo», al ĝia tricenta numero, — verŝajne demandos multaj legantoj.

Jes, rilatas al «S-ulo» tiuj rememoroj pri la pasintjaraj du semajnoj, dum kiuj «S-ulo» aperis per kunigita dusemajna numero; ili rilatas al ĝi, ĉar la du semajnoj estas elŝiritaj de la memoro el tiuj tricent semajnoj, kiujn travivis «S-ulo». Ili rilatas al ĝia jubileo, ĉar kiu alia krom «S-ulo» devas pensigi nin pri tio, ke en la mondo estas nia proleta solidareco, vere sennacieca, kie estas la «sennacieco» de «patrianoj», kial ne estas rimarkeblaj la limoj inter diversnaciaj ŝtatoj k kial, kontraŭe, estas klare videblaj la limoj interne de la nacioj.

Kaj salutante «S-ulo»n ĉe ĝia tricenta numero, tutkore mi deziras al ĝi sukcesan disvolvon de plua laboro eduka por klasbatala sennaciecigo proleta. Sur tiu vojo ni esperu saluti ĝian kvarcentan k, poste, kvincentan numerojn . . .

¹ Prononcu: Faterland.

¹ Dancnomo «fokstroto» devenas de anglalingva fox trot, kio signifas vulpa paŝo.


«STRANGA POPOLETO»

SAT-ano 715, Leipzig

Estas evidente, ke temas pri esp-istoj — ĉu eble pri ni? Nu, sincere ni konfesu, ke tiun opinion pri ni, eĉ publike, aŭdigas K-doj el niaj rondoj; des pli aŭdigas ĝin K-doj starantaj ekster «niaj» vicoj.

Esplorindaj do estas la kaŭzoj, kial oni bonvolas nomi nin «stranga popoleto». Ni dividu la kaŭzojn en duspecajn: negativaj k pozitivaj. Sed dekomence estu dirate, ke tiu problemo per tio nur estas tuŝata, ne ĝisfunde traktata, ĉar ĝi estas tre multflanka k vasta.

Esp-istaj K-doj plejparte negative opiniesprimas pri «stranga popoleto»: ekz. en «S-ulo» ili laŭ mia memoro neniam skribis rekte pri tio. Ankaŭ en esp-aj kunvenoj la «kritikantoj» plej ofte preferas silenti; sed ili nesilentas ekster esp-aj rondoj — ofte eĉ pravigante neesp-istajn K-dojn skeptikajn koncerne niajn movadon k lingvon. Negativaj estas ĉiuj kritikoj, kiuj ne ĝuste trafas la celitaron, sed kvazaŭ nur kompromitas — do fakte malhelpas — nian movadon.

Pli diskutindaj estas la pozitivoj. Ĉiuj, kiuj pledas k helpis por praktika utiligo de esp-o al la klasbatalo de l’ tutmonda Proletaro, fakte (pozitive) kontraŭagis estiĝon de «stranga popoleto». Sekve ankaŭ tiuj «eksterstarantoj» donas pozitivon, kiuj kritikas nian ofte ne tre aktivan peresp-an laboron k mem ankaŭ akcelas ĝin.

Fakte estiĝas stranga esp-ista popoleto laborista, tiam-kiam ni ne povas pli «malizoligi» nin de aliaj proletaj movadoj. Ni ne estas aparta grupeto sendependa de aliaj proletaj movadoj. Ni estas ereto de la tuta Proletaro, k kiel tia ereto ni plene konsciu pri niaj specialaj taskoj plenumendaj en intereso de la tuta Proletaro — k ni ankaŭ agu tiudirekte! Nur tiam forestos opinioj pri «stranga popoleto», kiam ni ne moketas k plendetas nur, sed kiam ni per modela peresp-a agado fariĝos konsiderinda «ero» k fine estos

— página 5 —

SENNACIULO 457

travivas internajn batalojn, kiuj estas signo de vigla vivado.

La plej aktivaj membroj estas anoj de tiu aŭ alia partio politika aŭ de iuj sindikatoj, kiuj estas tendence paralelaj je la partioj. Tiu fakto nedubebla estas la nerva centro de la afero k klarigas la internan SAT-situacion.

Partiano havas tute specialan psikologion. Aliĝinte iun partion, agitulo estas kompreneble profunde konvinkita pri ĝia teoria pravo. Li batalas por praktike apliki tiun teorian principaron k en ĉiuj rondoj, kie li agitadas, li kunportas sian partian ideologion. La sperto pruvas, ke ne nur li defendas sian vidpunkton, sed plie li volas malpermesi al aliuj defendi ilian. Li opinias, ke herezulo ne rajtas defendi herezajn ideojn k rezonas tiel: Se parolas nur mi, nur mi pravos!

Povas esti, ke en asocioj, kiuj rajtas ordoni al siaj anoj agojn efektivajn, ekz. strikon, voĉdonadon, manifestacion ktp., tiu farmaniero estas bona k grandparte neevitebla, sed en SAT la afero estas tute alia.

Duobla estas la celo de SAT: 1. Meti esperanton je la servo de l tutmonda proletaro; tio estas — de ĉiuj laboristaj asocioj, partioj, sindikatoj, klerigaj grupoj. 2. Kultura tasko: La unua artikolo de la Statuto diras interalie: SAT ne estante politika, sed nur kleriga, eduka, kultura asocio, celas: — — — helpadi al la kreado de racie pensantaj spiritoj, kapablaj bone kompari, ĝuste kompreni k prijuĝi ideojn, tezojn, tendencojn — — —

AL «SENNACIULO»

N. Bartelmes.

Linioj presitaj, kiel vi fariĝis vivaj, parolaj! Kiel vi elpaŝis el via nigra, preskolora estado, Transformiĝis je senco, valoro, esprimo! Fiksiĝas rigardo sur nudan ciferon en supra maldekstra angulo: Tricent! Tricent numeroj! Paĝaro multnombra, varia, impresa! Ho, kiom da peno, laboro, da kolektiva streĉado, Kreado k reproduktado — kaŝiĝas en tiuj literoj!

Gazeto modesta, sen agita aplombo, Kiel vi fariĝis legaĵo ŝatata de miloj Da dise sur tera spaco loĝantaj proletoj! Kaj kiom da ĝojoj, da emocio vi portis tien — alien… Kiom da pensoj, sugestoj, instigoj vi semis — Kiom da interligoj solidaj, porvivaj vi kreis!

Mi vidas vin portata en la kabanon de l’ terkulturisto, En malkomfortan ministan loĝejon, En oficistan ĉambron kun gust’ aranĝitan, En izolecon de vasta kampar-regiono, En sablobordan dometon, kien lekas la ŝaŭmaj ondoj de l’ maro, En kvaran etaĝon de ludomego grandurba, Kaj ĉien, kie laboristoj eklernis per esperanto Pensi pri unueco de l’ mondo…

Vin tenas manoj de blanka, de bruna k flava koloro, Manoj kalaj k ostaj, okuloj legas vin akraj, Kaj mildaj, doloraj, — morte-trankvilaj k ardaj, Flam-radiantaj. Kiom variaj la formoj, sed unuanima l’ akcepto! Ĉu ne ariĝas ĉirkaŭ tiu sennacieca fokuso Ĉiuj per lingvo unuigitaj, pretaj al sento komuna? Viglas la laboristaj esperantistoj. Leteroj flugas al redaktejo, Senĉese, sur ĉiuj vojoj. Kaj el la multkolora ĥaoso Formiĝas ekstrakto; En manojn ĝi iras de l’ kompostisto. Kaj ĉiusemajne la freŝa presaĵo atestas, Ke vivas SAT-anaj ideoj, pensado, Kreiĝas spirito neniam konita, Unika, mirinda k barojn venkanta.

Hej, bone vi fartas, mia vivkunulo, Vi paŝas fiere k nerezisteble En tago, kiam tricentan fojon Vi renaskiĝas. Hej, kara amiko, promesu pli bonon… Malferma staras la pord’ al estonto… Vi frapu k frapu, vi semu k semu, Vi varbu k voku, arigu la junajn, Vi plugu la grundon por riĉa rikolto!

El tio rezultas, ke ĉiuj partioj havas plej gravan intereson je ekzistado k prospero de SAT. Ĉiu partio ja estos des pli prospera k vigla, ju pli ĝi havos membrojn klerajn k bone edukitajn de laborista vidpunkto. Ĉu ne estas klara por ĉiu, ke nur SAT povas ludi tiun kulturigan rolon?

Efektive, ĉiu nacia asocio ne estos objektiva en siaj informoj k klarigoj, ĝi estos ĉiam influata de naciaj cirkonstancoj. Aliflanke, ĉiu informado k klerigado farata de iu partio, ne povas esti sendependa de ĉiuj lab. tendencoj. Ĝi emos famigi okazaĵojn favorajn por si, silenti pri aliaj ne malpli veraj, sed malfavoraj, k pritrakti la temojn nur de partia vidpunkto. Plie ĝi grandparte dependas de personaj amoj k malamoj. Tamen, por decidi ion gravan, estas antaŭe necese esti bone informita, k aŭdi pri plej diversaj opinioj. Utopio ne taŭgas, fermi la okulojn ne utilas, abstraktaĵoj ne sufiĉas; ni rigardu la mondon k penu el la spertoj eltiri lecionojn!

Nur SAT-gazetoj k -eldonoj povas helpi por tio, ĉiuj aliaj fontoj estas dubindaj pro plej diversaj kaŭzoj jam klarigitaj parte. Verkantoj de l’ artikoloj en «S-ulo» k «LNE» plej ofte ne konas unu la alian k ne estas konataj de la legantoj; tial oni povas ĝenerale pli fidi al ili ol al partiano aganta en sia propra partio. Ili loĝas en plej diversaj partoj de l’ mondo k tiel liveras pri iu ajn problemo tre riĉan k sennaciecan materialon.

Spite sia ĝis nun limigita amplekso (dependas nur de ni, disvolvi ĝin), tiaj informoj k diskutoj estas multvaloraj por agitulo, kiu deziras decidi pri iu ago, iu «agitad-linio» aŭ iu gvidvorto necesigonta dum longaj monatoj, eĉ dum jaroj, forteluzojn, monelspezojn k kiu eble kondukos K-dojn en malliberejojn aŭ eĉ al morto en socia batalo.

La agad-decido apartenu nepre al la diversaj partioj. Sed la elementojn necesajn por trafe elekti ĝustan vojon, ni prenu ie ajn en laboristaj rondoj. Ni atentu pri tio, kion oni nomas «profesia aliformado», t. e. pri fizika aŭ psika speciala konformado de la korpo aŭ menso, konsekvenca je ĉiutaga ripetado de samaj gestoj, de ĉiutaga ĉeestado en difinita medio, kie la kondiĉoj estas ĉiam samaj. Tiam la menso estas kvazaŭ modelata de la ĝin ĉirkaŭanta medio k tute ne plu kapablas forigi tiun influon. Por kontraŭi al tiu danĝero, kiu kripligas nian spiriton, ni fortigu SAT, ni kore deziru k agu por ke ĝi estu sendependa de ĉiu ajn partio.

Antaŭ nelonge mi renkontis komunistan K-don, amikon mian, kiu plendis pri iu «kontraŭrevolucia» agado de SAT k diris: «Ha! se SAT estus gvidata de komunistoj, kiom pli ĝi helpus al revolucia movado!» Al li mi respondis jene: «SAT havas nun ĉ. 6500 membrojn k «S-ulo» 4000 abonantojn. Ĉu vi povas diri al mi, kiom restus da membroj, se ĝi estus taksata kiel komunista asocio?» Mia amiko, kiu scias kiel estas malfacila komunista propagando en laboristaj rondoj (ĉar li ĉiutage faras ĝin) iom hezitis. Mi respondis por li: «Restus en SAT nur la komunistoj k malmultaj simpatiantoj. Vidu mem, mi rediris, kiom vi

— página 6 —

458 SENNACIULO

estas da komunistoj en SAT, vidu, kiom la simpatiantaj rondoj nedubeble malpliiĝis, k poste kalkulu, kiom efika estus la propagando de ‘S-ulo’, se ĝi estus komunista gazeto. Ĝi propagandus nur al komunistoj.» La samon mi estus povinta diri al socialista K-do.

Per tio mi volas konkludi, ke en sia nuna formo SAT propagandas por ĉiuj partioj, t. e. laboras por la bono de la Proletaro. Se ĝi estus nur unutendenca asocio, ĝi utilus nur al koncernaj partianoj k havus malgrandegan agadkampon. Ke ĉiu K-do pripensu bone tion antaŭ la venonta kongreso k defendu, kontraŭ ĉio, la laboristan senpartiecon de SAT.

SAT KAJ ĜIA ĈEF-ORGANO «SENNACIULO»

Georgo Saville (1092), Novjorko

Okazoj kiel ĉi tiu decidigas nin ekmemori la malnovan demandon: «Quo Vadis?» (Kien ci iras?). Nia celo estas hakmarkita (en la Jarlibro), sed ĉu ni penas vere efektivigi ĝin? Jen kion ni ĉiam k senĉese demandu nin.

Laŭ mia observado, malatentante pesimismon k optimismon, mi kredas, ke nia membraro, ĝenerale, refaras la samajn erarojn, kiujn ĉiuj pioniroj mond-organizaj, de la historia komenco ĉiam faris. En sia provo al grandigo de nia anaro la fervoruloj forgesas la kvaliton, pri kiu admonas nia Statuto; ili lasas tion al la estonto, kiu neniam, en neniu antaŭa organizo, ankoraŭ venis. La estonto ĉiam disvolvis ion alian ol la komencantoj proponis.

SAT, per siaj kongresoj k referendumo, estas demokratia organizo. Se oni ne volas akcepti la kritikon pri demokratio de ties malamikoj, kiel ekzemple Niĉe (Nietzsche): «Demokratio signifas la subigon de grandaj homoj — kiel povus grandaj homoj subiĝi al la indignaĵoj k maldecoj de elekto? Kian ŝancon havus ili?»…, ni tamen devas akcepti kiel gvidilon kritikon de amikoj (protagonistoj) de demokratio, el kiuj la plej brila estis Benedikto Spinoza. Jen kion li diras: Tractatus Politicus (Traktaĵo Politika). «Demokratio estas la plej racia formo regada; ĉar per ĝi ĉiu subiĝas al la kontrolo aŭtoritata super siaj agoj, sed ne super sia juĝkapablo k racio; pro tio ke ĉiuj ne povas samopinii, la voĉo de la plimulto havas la leĝan potencon… La neperfekto de demokratio kuŝas en tio, ke ĝi tendencas elektigi mezkvalitulojn — kion oni ne povas eviti, escepte se oni limigus la okupojn de oficoj al instruitaj spertuloj. Nombroj, per si mem, ne povas produkti saĝon nek prudenton, male, ili povas elekti la plej maldelikatajn flatulojn. La kaprica temperamento de la popolamaso preskaŭ malesperigas tiujn, kiuj havas sperton kun ĝi; ĉar decidigas ĝin nur emocio k ne racio. Tiel demokratiaj organizoj estas regataj de mallonge oficantaj demagogoj, k homoj bonkvalitaj malinklinas kandidatiĝi kiel funkciuloj, por ke juĝu k taksu ilin iliaj malsuperuloj. Se ne tuj, tamen tre baldaŭ, la pli kapablaj homoj ribelas kontraŭ tia sistemo, eĉ se ili estas en malplimulto… Egalo je povo ne estas stabila stato; homoj, laŭ sia naturo, ne estas egalaj, unu al la alia, k kiu atendas egalon inter neegaluloj, atendas absurdaĵon. Demokratio devas ankoraŭ solvi jenan problemon: Kiel oni povas akiri la plej bonajn energiojn homajn k dume doni al ĉiuj egale la elekto-rajton, por ke tiuj elektu la instruitojn k kapablojn, per kiuj ili funkciu.» Spinoza mortis antaŭ ol li finis verki pri tiu problemo k neniu alia, de post tiam, solvis ĝin. Kion do ni faru? Mi nur povas diri, kiel mi lernis, ke oni faru k kian faradon mi malŝatas.

Se oni bezonas novan oficiston en SAT-Rondo aŭ en SAT ĝenerale, oni proponu nur tiam kiam oni funde mem scias la plenumotajn aferojn (konu vin mem unue). Se ne, prefere, proponu neniun. Penu elektadi SAT-anece, ne laŭ via parti-tendenco; ĉio tio ne signifas, ke vi ne vigle observu ĉion k preparu vin por estonta kapablo. Neniam proponu K-don aŭ voĉdonu por li, ĉar vi konis lin en Vieno, Parizo ktp., ĉar li estis kompleza al vi, ĉar li konsentas kun vi ĝenerale, ĉar li oratoras bone, ĉar li estas via sampartiano.

Al la SAT-junularo kandidatonta por oficoj: Gardu vin de supraja, facile akirebla «scio». Lernu funde nur unu fakon unue, por kapabliĝi al ofico de tiu fako, antaŭ ol vi akceptos ĝin. Se vi estas fervora ano de komunista, social-demokrata aŭ iu ajn alia partio aŭ grupo, vi povas tamen esti bona SAT-ano — uzi la SAT-aparaton por servi vian partion (konforme al la SAT-Statuto), sed ne «ekspluati» vian SAT-Rondon finance k aliel por la profito de via partio, kiu, laŭ vi, estas la sola savilo de la Laboristaro Tutmonda. Neniam forgesu, ke SAT estas kleriga, kultura organizo, kiu estas super-partia.

De niaj elektoj dependas nia utilo estonta. Sennaciulo, kiel nia ĉef-organo, povas nur speguli la spiritan kvaliton de sia legantaro, t. e. la SAT-anaro, aŭ nur uzanta grandiozan nomon sensignife. La rezulto dependas de la seriozo de la plimulto.

MIA «ISMO»

SAT-ano 61, Dortmund

Antaŭmilite mi okupis min speciale nur pri sindikatismo. Mi apartenis ankaŭ al la tiama socialdemokrata partio, aŭskultis tie plej diversajn paroladojn, sed neniam partoprenis debatojn. Mi ĝojis pri la bela celo «Socialismo» k konfidis al la partigvidantoj.

Venis la mondmilito. Atakis min kelkaj laborkolegoj, tielnomataj «indiferentuloj», (nepartianoj), riproĉante, ke mia partio ne agis konsekvence konsentinte la militkostojn postulitajn de la monarkista registaro. Pro «partidisciplino» mi defendis «mian» partion malgraŭ ke mi interne sentis la pravon de tiuj «indiferentuloj».

Unu post alia laborkolego forlasis la laboron por defendi «sian» patrion… Iuj mortfalis, aliaj vundiĝis eĉ kripliĝis. Pro eta korpa manko mi komence estis «maltaŭga» por militservi, sed post du jaroj oni ankaŭ mobilizis min por anstataŭi la mortfalintajn k kripliĝintajn «heroojn».

Post 10-semajna militekzercado oni ekspedis min al la tiama rusa militkampo Volinio. Tie mi estis unue ĉevalflegisto k loĝis pleje ĉe kamparanoj. Mi ne parolis ruse, la kamparanoj ne sciis germane. Mi observis ilian konduton, precipe la religian. Mi treege emis paroli kun ili pri la stulto de ilia dikredo k fitendenco de la milito ktp. Sed ho ve! mankis al ni la interkompreniga lingvo. Ĉi tiu manko de unueca lingvo precipe dum la milittempo montriĝis al mi pli k pli.

Je la militfino hejmveturante (Leipzigon) surfervoje rusa «popolkomisaro» dum interparolado informis min pri la ekzisto k strukturo de esperanto. Hejmenveninte mi tuj eklernis tiun lingvon k nun uzas k instruas ĝin. Do, pro personaj spertoj el la praktika vivo mi nun estas kaptita de la «esperantismo»! Tamen mi krome estas organizita sindikate, partie, liberpensule, sporte k alie. Ĉu prave?

«Ne, malprave», diras iuj, «unue estu politikisto!» «Jes, dankon por via instruo», mi diras, «sed permesu, ĉu la ‘politikistoj’ jam ekkonis la valoron, neceson k lernendon de esp-o?» «Ho jes», oni respondas, «sed ili ne havas tempon por mem lerni k propagandi aŭ eĉ instrui ĝin». Do, nun mi demandas vin, kara leganto, ĉu ne estas bone por la tutlaborista movado, ke ekzistas «specialistoj» okupantaj sin precipe pri propagando k instruado de

— página 7 —

SENNACIULO 459

esperanto? Ekzistas ja multe da «ismoj» en la laborista movado. Sed manko de tempo, mono, persona emo ktp. malhelpas partopreni aktive ĉiujn tiujn ismojn. Tial, tute racie, kreiĝas specialaj aktivuloj sur specialaj kampoj, por energie antaŭenpuŝi iun ideon. Unu el ili estas la «esperantismo». Tiujn «specialistojn» oni ne rajtas riproĉi, ĉar ili ja faras tion, kion la «universalaj» politikistoj ne povas, ne emas aŭ ne volas fari.

Kiel ekzemplo, ke per la «esperantismo» oni kapablas krei altan spiritan nivelon, servu jena fakto: En unu el niaj grupvesperoj okazis 5-minutaj paroladoj, per kiuj estas traktitaj jenaj temoj: 1. Kontraŭsemitismo. 2. Nova propagandrimedo. 3. Paneŭropa problemo. 4. Deveno de malsanoj. 5. Tendenco de bestŝirmklubo. 6. Vegetarismo. 7. Oratorkurso. 8. Satira rakonto. Ankaŭ en niaj Demandrespondvesperoj estas starigitaj k diskutitaj la plej diversaj temoj. Tiel ni reciproke klerigas nin spirite k lingve, do, «batas du muŝojn per unu bato».

Multon mi jam aŭdis pri nia tasko «peri» interrilatojn kun la diverslingvaj proletoj. Jes, certe tio estas grava, sed ni ne forgesu, ke la perado k traduko de korespondaĵoj ne povas anstataŭi la valoron de tute persona interrilato inter diversnaciaj laboristoj. Ni tial ja elektis esperanton, ĉar ĝi estas lernebla de ĉiu laborulo.

Do, vivu la «esperantismo» kiel ero de la tutlaborista movado tutmonda!

LA SAT-ARBO

Muri, 102

En mia ĝardeneto staras bela fruktarbo, kiu foje ricevis la nomon SAT-arbo, ĉar ĝi estis plantita samjare kiam fondiĝis SAT.

Flegata de tre lerta ĝardenisto, la arbo fartas bonege. Ĝiaj radikoj enpenetris bonan teron, el kiu ĝi suĉas vivdonan sukon. Ĝia trunko ĉiujare plidikiĝas k ĝiaj branĉoj formas vastan kronon, sur kiu kreskas miloj da burĝonoj. Dum ĉiu printempo la arbon ornamas belega floraro k dum ĉiu aŭtuno ĝi portas dolĉajn fruktojn.

Ĉi tiu arbo ŝajnas al mi bone simboli nian SAT-organizon, kies radikoj jam funde enpenetris la proletan medion k el ĝi suĉas vivdonan sukon. La branĉoj, kiuj jam etendas sin tra la mondo, estas niaj proletaj esp. societoj k la burĝonoj estas ni mem.

Do dependas ĉefe de ni mem, ĉu SAT portu valorajn fruktojn.

Kiam ni rerigardas al la dek pasintaj jaroj, ni povas konstati, ke unu el la plej valoraj fruktoj sur la SAT-arbo estas senkompare Sennaciulo. Jam 300-foje ĝi aperis k kiel bona amiko vizitis niajn ĉambretojn por raporti kiel vivas k batalas proletfratoj en fremdaj regionoj, en malproksimaj terpartoj. Sugestojn k konsilojn ĝi kiel bona amiko donis en aferoj por ni malfacile solveblaj.

Por ke la SAT-arbo ĉiam portu nur valorajn fruktojn, estas necese, ke regu kunlaboro en plena harmonio. Se ne, ni devas pripensi, ke iutage ĝardenisto venas por fortranĉi branĉojn, kiuj eble malfortigas la tutan arbon. La vivo de ni unuopaj burĝonoj sur la SAT-arbo estas mallonga. La enigmo de l’ ekzisto eterne ripetiĝas, sed vivas daŭre, post ni, nia funda laboro.

En la konscio, ke nia penado estas valora por ni mem, kiel por la tuta homaro, ni daŭrigas la laboron k kiam ankaŭ estonte aperas valoraj fruktoj ĝueblaj por ĉiam pli multaj el niaj gefratoj, ni povas kun trankvilo konstati, ke ne vana estis nia penado.

LA SIGNIFO DE «SENNACIULO» POR MALGRANDNACIANOJ

H. Dresen (4227), Estonio

Ne estas granda feliĉo esti naskiĝinta kiel ano de malgranda nacio, kies lingvon parolas malpli ol unu miliono da homoj. Kiom da malfacilaĵoj prezentiĝas al tia homo, malfacilaĵoj, kiujn tute ne scipovas imagi anoj de grandnacioj. Kiom malfacila estas antaŭ ĉio jam la diversflanka sinklerigo, precipe por personoj, apartenantaj al la laborista klaso! En Estonio, antaŭ ĝia sendependiĝo, do kiam ĝi ankoraŭ estis provinco de Ruslando, tiutempe la registaro tute ne atentis la estonan lingvon, sed en la lernejoj oni instruis ĉion en la rusa lingvo, escepte la devigan biblian historion, lernatan germane. Oni imagu nur, ke okjara infano devis scii du fremdajn lingvojn por komenci sian lernadon en lernejo!

[BILDO p.7 | 52,37,72,63] Desegnaĵo subskribita «H.»: granda nigra terglobo supre; sub ĝi stiligita figuro levas numeron de «Sennaciulo», ĉirkaŭita de lumradioj.

Orig. de H. Linseisen

Kaj ĉi tiu lernado mem — ĉu ĝi ne estis plejparte simpla mekanika parkerigo de frazoj nekompreneblaj, egale ĉu ili rilatis al aritmetiko, historio, geografio aŭ aliaj lernaĵoj! Sed rezulte de la grandega perdo de tempo k energio la finintoj de elementa lernejo scipovis tamen balbuti ruse tute kontentige k tiuj de mezlernejo parolis libere almenaŭ ruse k germane, al ili estis do malfermitaj la trezoroj de du riĉaj literaturoj.

Nun Estonio estas sendependa respubliko k la oficiala lingvo de la lando estas la estona lingvo. Kompreneble nun ĉio en la lernejoj estas instruata ĉi-lingve, tiel ke la nunaj infanoj povas ankaŭ kompreni, kion ili lernas. En la mezlernejoj estas instruataj la germana k angla lingvoj, kelkie la franca, preskaŭ nenie plu la rusa — pro kompreneblaj kaŭzoj de danĝera najbareco. Kiun fremdan lingvon oni instruu en la elementa lernejo, pri tio la koncernaj institucioj disputas jam dum multaj jaroj; dume ĉi tiu lingvo estas la germana. Certe la finintoj de mezlernejo iagrade tamen kapablas uzi la lernitajn lingvojn, sed ili ja estas relative malmultaj, la infanoj de laboristoj devas plejparte kontentiĝi per la elementa lernejo. Ili do scipovas bone nur unu lingvon, la estonan, la kono de la germana ne sufiĉas eĉ por legado. Oni imagu nun, ke tia junulo deziras plivastigi sian horizonton rilate al politiko k sociologio, li volas scii, kiel vivas la laboristoj en aliaj landoj, kiajn rimedojn ili uzas en batalado kontraŭ la kapitalista sociordo — kion li povas fari? Lin ĉirkaŭas libroj, tre diversaj libroj, sed ili parolas nenion pri tiuj demandoj: ja la libroeldonado estas tre riska k multekosta afero en lando kun malmultnombra loĝantaro, nur «solidaj» kapitalistaj organizoj povas okupi sin pri ĝi, k ili certe gardos sin eldoni librojn, subfosantajn ilian propran sekurecon. La popolon oni nutras per dolĉe-sentimentalaj aŭ kriminalaj romanaĉoj, k al lernemuloj oni prezentas popularajn verketojn pri sendanĝeraj sciencoj ĝeneralaj. La libro-eldonejoj daŭrigas agi laŭ devizo de lernejaj administracioj, penante eviti ĉion, povantan igi la homojn pensi memstare pri la sociaj demandoj, pri la interrilatoj inter burĝo k proleto ktp.; ilin subtenadas kinematografoj k radiostacioj per siaj same sendanĝeraj, ŝajne sentendencaj programoj. Kaj la gazetaro ankoraŭ! Estas nature, ke en blanka lando ne estas eble aperigi ruĝajn gazetojn, la «preslibereco», lojale antaŭvidita en la konstitucio,

— página 8 —

460 SENNACIULO

ĉiam trovas kaŭzojn por fermi tiajn entreprenojn ofte post aperigo de apenaŭ 1—2 numeroj! Kaj tiel ankaŭ proletoj, volantaj esti iom informitaj pri la vivo en la tutmondo, povas ofte legi nur pure-burĝajn gazetojn k ĵurnalojn, scipovantajn prezenti la okazaĵojn politikajn en lumo, favora por ili, saĝe prisilenti la kuraĝigajn venkojn k atingojn de la proletaro k ruze uzi okazajn mispaŝojn de la laborista klaso por trafe primoki la «senfruktan baraktadon de sencerbaj malkleruloj», volantaj mem aranĝi siajn aferojn anstataŭ vivi «senzorge sub bonvola k saĝa gvidado de siaj estroj k mastroj».

En tia stato estas estona proleto, fininte la elementan lernejon. La estonaj libroj k gazetoj ne kontentigas klaskonsciulon, samtempe li scias, ke aperas milionoj da bonaj, interesaj gazetoj, libroj, ruse, angle, germane, france — sed ilin li ja ne komprenas! Lerni ĉi tiujn lingvojn li ne povas, ĉar li devas labori streĉe, se li ne volas morti pro malsato — por tia longedaŭra lernado restas nek tempo nek mono…

Jen por tiaj homoj estas grava esperanto! Kiel multaj tiaj «senlingvuloj» jam lernis esperanton k iĝis entuziasmaj legantoj de Sennaciulo! Dum anoj de grandnacioj ofte plendas pri la enhavo de «S-ulo», multe da estonaj proletoj ekz. legas avide preskaŭ ĉiujn artikolojn en nia sola internacia interligilo, havante tiel la eblon rigardi multajn okazaĵojn, demandojn politikajn k sociajn, en alia lumo, ol ĝin montras la lokaj gazetoj, ekpensi pri iuj problemoj, antaŭe neniam enkapiĝintaj, aŭdi, kiel vivas la samklasanoj en plej diversaj anguloj de la tutmondo. Kompreneble ĉio ĉi estas dume nur minimuma respeguliĝo de proletaj pensoj k vivo, sed ni havas firman kredon, ke gazeto, dum sesjara ekzistado sukcesinta havigi al si tian firman pozicion en la rondoj de klaskonsciaj proletoj, ja kreskos senĉese, ĉiurilate, k iĝos iam same necesa k neanstataŭigebla por proletoj, parolantaj iun el la mondlingvoj, kia ĝi estas jam nuntempe por laboristoj en malgrandaj landoj, kies lingvo estas nekonata eksterlande k kiuj povas senti sian interligon kun alilingvuloj nur pere de esperanto, pere de esperantaj gazetoj.

MALGRAŬ ĈIO!

L. Bergiers (630), Bruselo

Nia «S-ulo» tricentafoje aperas hodiaŭ. Ni povas konstati, ke ĝi jam trapasis la danĝeran aĝon… La insidoj, la atakado, la kalumnioj, kvazaŭ ne kaŭzas malbonon al ĝi. Ĝi iras la vojon, malgraŭ ĉiuj, malgraŭ ĉio. Ĝi fariĝis la plej interesa el ĉiuj esperantlingvaj revuoj k gazetoj k restis la sola «sennacieca» organo. Bone redaktita laŭlingve, estus tamen necesa, ke ĝi forte pliboniĝu laŭenhave. Ŝajnas, ke la bonvolo de multaj K-doj estas akirita, sed ŝajnas ankaŭ, ke la plej granda parto el tiuj K-doj ne bone pripensas la taŭgan verkmanieron por nia semajna gazeto. Tre multaj artikoloj temas pri aktualaĵoj, kies intereso estas relativa k kiuj perdas sian sencon, se prokrasto en la apero intertempe estiĝas.

Cetere tia ankaŭ estas la opinio de la gvidanto de nia organo. Sed ĉu li permesos, ke mi iel perfidu liajn pensojn malkaŝe antaŭ mi eldiritajn? Ĉu ĉi tio ne trafos en la teruran paperkorbon, kiun mi vidis en la Redaktejo okaze de vizito?

Do, ni ekparolis pri nia movado, pri nia gazeto. Mi profitis la okazon por gratuli lin pro la bona sukceso de «S-ulo» (ĵus la 4000-a abonanto estis kaptita!). Tuj rideto aperis ĉe liaj lipoj harkovritaj. Ĉu mokon ĝi esprimas?… Sed lia rido ne longdaŭras… Preskaŭ kolere li eksplodas:

— Nu, diru tion al la varbotoj! sed ne al mi! «S-ulo» fakte estas ne tre valora, ofte ĝia enhavo estas eĉ ne interesa. Ni blufas, ni fanfaronas, dirante, ke per esperanto oni povas esti bone informita ktp….

— Ne, Bergiers, ne ĝis nun; nur tre malgrandskale la faktoj pravigas niajn dirojn.

K-do Lanti certe estas memkritikemulo! Estis iom amuza por mi tiu atako kontraŭ sia propra laboro. Spertinta pri la ŝercemo de nia gvidanto, mi ja kredis je denova mistifiko. Mi eĉ ne respondis… ĉar mi sentis, ke mankis konkludo… certe Lanti daŭrigos. Li karesas sian barbon k fiksante min per rigardo absolute serioza:

— Ne kredu, almenaŭ, ke mi ŝercas. Nu, faktojn! Vi venas el via «sendependa» Belgio, k mi tute malkaŝe diras, ke se mi scias ion pri via kara lando, tio ne estas dank’ al «S-ulo». Ĉe vi, kiel ĉie, bedaŭrinde neniu SAT-ano provis prezenti al nia legantaro sufiĉe precizan k detalan bildon pri la diversaj partioj, tendencoj, disputoj, venkoj, malvenkoj ktp. Oni scias nur diri, ke la laboristoj vivas mizere, estas ekspluatataj ktp. Fulmotondro! ĉiu estas konvinkita pri tio, ĉar ni vivas en kapitaliste regataj landoj. Ni preferus ekscii, kiel la laboristoj provas forigi tian malbonan staton; kiel ili sin organizas tiucele, ktp. Kiuj partioj, sindikatoj, kooperativoj ktp. ekzistas? Ĉu la gvidantoj de tiuj organizoj estas lertaj, popularaj ktp.? Kiom da anoj ili havas, kiom da gazetoj ili eldonas, kiom da legantoj havas tiuj gazetoj, ktp. ktp.?

Mi pretiĝis al respondo, rebato… sed Lanti tuj kaptas alian temon… k donas al mi alian taskon¹. Li flue parolas por ne permesi al mi reiron al la unua temo. Terura homo! Kiom mi kompatas mian amikon Bartelmes, kiu ĉiutage kunlaboras kun li! Bartelmes estas ja «SAT-ana» sanktulo por toleri la aĉan karakteron de Lanti!

Post nia disiĝo mi bone pripensis la temon. Certe Lanti troigis la malbonon, oftaj bone verkitaj artikoloj aperas en «S-ulo». Tamen ni devas akcepti grandparte la konstaton de Lanti. Ni tre malmulte scias per «S-ulo» pri la kondiĉoj de l’ klasbatalo en la diversaj landoj. Ni citu du ekzemplojn: El Britio — Baldaŭ okazos la X-a Kongreso de SAT en Londono. Artikoloj aperis en «S-ulo» enhavantaj historiajn sciigojn k priurbajn informojn. Facile oni povus legi tiujn detalojn en simpla reklama gvidlibro. Mi nenion legis pri la klasbatala situacio en Londono². Ni ne konas la opinion de niaj Londonaj amikoj pri la hinda problemo, pri la ĝenerala opinio rilate al la ĉefministro Mk-don’ld (Macdonald) en tiu problemo, pri la konsisto de la komunuma parlamento, tendencoj en la laborista movado ktp.

La dua ekzemplo — pri germana urbo Essen. La 8-a Asocitago de GLEA okazis en tiu industria urbo. La reklamado por tiu kongreso anoncis pri «la ruĝa Essen». Delegite de SAT al tiu kunveno, mi informpetis pri la situacio de la revoluciaj partioj. Laŭreklame, mi opiniis sincere, ke tiu urbego estas direktata ĉu de komunistoj, ĉu de socialistoj… k la respondo estis jena: La Centro (katolikoj) estas la plej forta partio k ili tenas la plimulton… la komunistoj k la socialistoj venas nur poste… Estas stranga «urbo ruĝa»! «S-ulo» neniam raportis pri tiu miriga situacio. Laŭ niaj teorioj, la industriigo kondukas al socialismo, k ni konstatas, ke en Essen, unu inter la plej industriaj urboj el la tuta mondo, la socialismo estas senpova! Necesus, tre utilus detala raporto en «S-ulo» pri tiu kontraŭdiro…

Sed mi sincere konfesu, ke la deziroj de Lanti estas malfacile plenum-

¹ Veturi al Essen por tie reprezenti SAT. ² Estu farita escepto pri la artikoloj de Ofiro.

— página 9 —

SENNACIULO 463

PENSOJ OKAZE DE LA 300-a

P. Bout (15 396), Rotterdam

En «S-ulo» n-o 294 mi estis memorigata pri baldaŭa apero de jubilea numero. La 300-a numero! Tiuokaze mi unualoke deziras gratuli la K-dojn, per kies laboro SAT povis atingi tiun grandan sukceson; ĉar ĉiu, kiu iom aktive agadas inter laboristoj, scias, ke tio ne estas bagatela afero. Por tiaj atingoj oni bezonas obstinon, k antaŭ ĉio grandan fidon pri la afero, por kiu oni laboras. La laboristaro ja ĝenerale, pro facilanimeco naskita el tradicio, ne facile konvinkiĝas pri la utilo de esperanto por la tutmonda proletaro.

Se oni demandus min, kio estas plej bona en nia neŭtrale ruĝa movado por esti instruata pere de nia gazeto al la K-daro, tiam daŭre aperas en mia memoro la n-oj 270, 278 k 286, kies ĉefartikoloj pritraktas la «Sennaciecan Grasaĵan Truston», la «Sennaciecan Alumetan Truston» k la «Militan Industrion»…

Legante k pripensante tiujn artikolojn, ni povas diri, ke en ili niaj klasmalamikoj montras sian realan vizaĝon. En tiuj artikoloj ili plene montras al ni, kia estas la plej bona vojo por akiri profitojn, k tiam ni povas konstati, ke ili supernacie organizadas sin por teni en subpremado la laboristamasojn k akiri kiel eble plej grandan profiton.

Ili tute ignoras la nacian ŝtaton. Ĉu ĝi estas respubliko, konstitucia regno aŭ regno regata de imperiestro, — ili ĉiam ridetas k neatentante la landlimojn ili donas al si la manon. En pacaj tempoj ili pruntedonas monsumojn al ĉiuspecaj regnoj kondiĉe ke ili akiru renton k monopolon, en tempoj militaj ili tiel aranĝas la aferojn, ke ili trankvile k senĝene, dum la amasoj laboristaj interbuĉas sin, povu rezultigi gajnon, k la registaroj diverslandaj tre pie protektas ilin.

Kaj kion faras ĝis hodiaŭ niaj laborist-organizoj? Tute prave la ĉefdirektoro de la Alumeta Trusto Ivar Kreüger povis «fiere k mokridante deklari al lin intervjuanta ĵurnalisto: ‘Ni povas tute ignori laboristajn sindikatojn. Ili signifas por ni nenion'». Kial? Ĉar la ligiloj inter diverslandaj proletoj estas tiom malfortaj k iliaj gvidantoj estas plejofte nur naciuloj…

La kapitalistoj, la mastroj en la nuna soci-sistemo estas fortaj, ne pro tio ke ili estas eksterordinaraj estaĵoj aŭ iaj dioj, sed nur pro tio, ke ili komprenas la utilon de la supernacia organizo-sistemo. Ili ne klaĉas pri dio¹ nek ŝtato, sed organizas sin mondskale, ne nur teorie, sed efektive k antaŭ ĉio en la praktiko, ekspluatante la ŝtatojn kun iliaj popoloj.

Mi esperegas, ke niaj oficantaj K-doj en daŭra kunlaboro kun la aliaj en la venontaj 300 numeroj pli k pli klare k konvinke instruos al la SAT-K-doj, kia estas la vojo k kiaj la rimedoj por atingi socian sistemon, en kiu la homo jam ne ekspluatas sian kunhomon, sed en kiu homoj ekspluatas nur aferojn k objektojn utilajn al la tuta homa socio, k mi finas mian artikoleton per jenaj linioj, kiujn verkis rusa K-do:

Kio helpas nin sur tero Por la granda nia cel’? Ĉu la diabloj de l’ infero? Ĉu la dioj en ĉiel’?

Ne, amikoj! Nek la dioj, Nek la diabloj de l’ infer’ — Nur ni mem per propraj scioj Ĉion venkos sur la ter’.

¹ En broŝuro eldonita de la Nederlanda Ligo de Fakunuiĝoj, kiu nuntempe nombras 255 mil membrojn, ni legas: «Ĉiu, aliĝinta ĉe la moderna fakunuiĝo, povas plenumi siajn religiajn devojn laŭ propra deziro. Por ni tio ne tuŝas la batalon de laborista klaso. Tiel konceptas ĝin ankaŭ la miloj da kredantaj katolikaj k protestantaj kristanaj laboristoj, kiuj jam de longe estas aniĝintaj ĉe la Moderna Fakligo.» Dio ridas k la pastroj frotas al si la manojn!

AŬTORITATA OPINIO

S-ro d-ro W. Lippmann, la Direktoro de l’ Sekcio «Gramatiko» ĉe la Esperantista Akademio», kiu estas regula leganto de «S-ulo» k bonvolis liveri al ni plurfoje tre interesajn «lingvajn respondojn», publikigitajn en «La Lernanto», esprimis en letero de 10. marto 1930 sian opinion pri nia gazeto per jenaj vortoj:

«…Mi legas ‘S-ulo’n kun granda intereso k admiras ĝian bonegan lingvan kvaliton… Mia sincera laŭdo eble havas pli grandan gravon pro tio, ke mi ne estas proleto k ke tial la celado de SAT nur malgrandaparte koncernas min persone. Tamen mi ĉiam denove ĝojas pri la serioza, riĉa k bonforma enhavo de la ĉiusemajne akurate aperanta batalorgano k edukilo de la proletaro, kies redakto, precipe ankaŭ en lingva rilato, povas esti modela al la cetera Esperanto-gazetaro. Tial ĝi estas tre valora ankaŭ de ĝenerale esperantisma vidpunkto k mi ofte uzas ĝin kiel propagandilon ĉe proletoj kiel ĉe aliaj interesuloj…«

PROLETAJ LIBERPENSULOJ K SAT-AGADO

J. Burger (601), Essen

La mondmilito detruis nian laboristan esperantan movadon en Essen. En jaro 1919 oni denove komencis labori por nia ideo inter proletaj rondoj. Precipe estis liberpensuloj, kiuj — kiel unuaj — komprenis la altan valoron de komuna lingvo por la tutmonda proletaro. Baldaŭ estiĝis laborista esp. grupo, kiu tuj aniĝis al LEA. Tiu ĉi Asocio multe helpis nin rilate al propagando k lingvo-instruo. Tamen por veraj proletaj esp-istoj ĝi ne povis sufiĉi, ĉar ili ja lernis esperanton por uzi ĝin sur internacia bazo. Tial kun granda ĝojo ni legis pri fondiĝo de SAT en Prago en jaro 1921. La plej fervoraj el nia grupo tuj aniĝis. Kvankam nia tiama organo komence aperis kun mankoj, ĝi tamen estis tre taŭga ilo por nia internacia interkompreniĝo, pri kiu ni — malgraŭ ĝiaj mankoj — tre fieris. En nia gazeto ja parolis simpla laboristo de iu lando rekte — sen helpo de tradukisto — al sia laborfrato en alia lando en la nature simpla stilo de la laborista klaso pri temoj, kiuj ege interesas pensemulojn. Lingvistaj doktoroj k profesoroj tute superfluiĝis — almenaŭ sur la lingva kampo. Jen grava fakto, kiun plene povas kompreni nur homoj, kiuj ne studis fremdajn lingvojn. En nia organo ĉiu laboristo el la tuta mondo — indiferente, ĉu lia haŭto estas blanka, nigra aŭ flava, — povis k rajtis diri siajn mempensitajn opiniojn: nenia dogmo — neniu papo!

SAT kun siaj organoj — intertempe fariĝis pli da ili — disvolviĝis, por ĉiam pli efike servi sur la kultura kampo al siaj membroj k per tio al la proletaro tutmonda. Nia «Asocio de proletaj liberpensuloj en Rur(Ruhr)-regiono», en ĝusta ekkono de la kultura valoro de SAT, fariĝis ĝia membro jam antaŭ kelkaj jaroj. Ankaŭ sur la titolo de nia liberpensula gazeto oni povas legi: «Oni korespondas esperante!» Helpe de SAT k ĝiaj organoj nia «Liberpensula Asocio» povis jam ofte konstati atentindajn sukcesojn.

— página 10 —

464 SENNACIULO

Jen unu el multaj: Nia Kultur-Ekspozicio, por kiu niaj liberpensulaj SAT-amikoj en tuta mondo, precipe en Sovetio, sendis al ni amason da multvalora materialo, per kiu ĝi fariĝis bonega. La originala materialo pri la diversaj «dioj» el ĉiu angulo de la mondo (kelkaj dioj eĉ en originalo!) multe efikas inter la laboristaro — parte kredema — de nia regiono. La polico en ĉeesto de pastro konfiskis grandan parton de nia Ekspozicio. Tamen tio estis por ni bona propagando, ĉar antaŭe la «nigruloj» (klerikaluloj) intencis tute silenti pri ĝi. La bonega materialo el Sovetio plej trafe malkovras la mensogojn de la kultur-reakcio tutmonda k de la papo pri Sovetio.

Ĉar ni agas laŭ la devizo «La praktiko estas la plej bona propagando» (ni efikis je ambaŭ flankoj) — nia «Liberpensula Asocio» varbis multajn novajn membrojn k multaj liberpensuloj nun volas siaflanke lerni esperanton.

EL LA ADMINISTREJO

SAT-ano 90, Leipzig

Ni kredas, ke per ĉi tiu artikolo ni iom streĉas la ridmuskolojn de niaj legantoj. Tre certe iom humore verkita artikolo estas sopirata de niaj legantoj, tiom pli ke nia «S-ulo» estas ĉiam tre serioza bubo. Ni ne volas alvoki al vi: «Lernadu, profundiĝu en la lingvon» (ni konsideras tion tute memkomprenebla); ni nur volas montri al la legantaro, kian «salaton» oni ofte devas engluti en la Administracio. Ne nur iuj skribas nacilingve (komencantoj), sed eĉ okazas, ke oni miksas la lingvon, k la recepto estas: duono da nacilingvo k duono da esp. lingvo. Tiuj ĉi leterskribantoj certe supozas, ke en la administrejo sidas poliglotoj, kiuj deĉifras ĉiujn lingvojn! Nu, sed tiu afero ne gravas, ni estas sennaciece organizitaj k facile povas trovi amikon en la koncerna lando, kie troviĝas ĉi tiu «miksulo», k la enigmo estas solvata kun tempo-perdo…

Ankaŭ skribante la adresojn oni ofte tute malklare literumas. Ne nur ekzistas K-doj, kiuj per hieroglifoj klopodas mortigi nin, sed ankaŭ tiaj, kiuj kredas, ke SAT estas jam tiom mondfama, ke ĉiu infano en la tuta mondo scias, kio estas SAT. Antaŭ kelkaj semajnoj ni ricevis leteron, adresitan jene: «Al Sennacieca PRES (SAT), Leipzig.» Jen la tuta adreso. Aliaj skribas: «Administracio de SAT, Leipzig». Pro tio jam okazis, ke eĉ la urba administracio de Leipzig ricevis niajn poŝtaĵojn. Ankaŭ de tempo al tempo la «Regna Instituto de Esperanto» en Leipzig ricevas, pro ĉi tiu malsufiĉa adreso, niajn poŝtaĵojn. Certe tiuj sendaĵoj ne perdiĝas en Leipzig, ĉar nia poŝto k ankaŭ aliaj instancoj tre bone scias, al kiu apartenas tiuj korespondaĵoj. Antaŭ kelkaj monatoj iu sovetia K-do adresis eĉ sian poŝtkarton jene: «K-do R. Lerchner, Adm. de SAT, poŝtĉeka konto D 137 725, Wien.» Tamen ankaŭ per ĉi tiu instanco en Vieno ni ricevis la poŝtkarton. Sed per simila procedo certe perdiĝas poŝtaĵoj.

Nun ni citu ankoraŭ kelkajn interesajn aferojn, kiujn ni dum la lastaj semajnoj kolektis. Ni mencias nur la plej karakterizajn ekzemplojn. El tiuj sekvantaj frazoj oni tre bone povas konstati, kiel la skribinto serĉis la koncernajn vortojn en vortaro k poste, kun interna ĝojo esti trovinta ilin, skribis ilin sur paperon. Sed oni ne nur povas rimarki ĉi tiujn erarojn ĉe komencantoj, eĉ longjaraj esperantistoj faras similajn. Ne citante nomojn, kredeble ni al tiuj K-doj same havigas amuzon, kiel al la ceteraj legantoj.

[BILDO p.10 | 38,36,65,69] Bardiagramo kun la titolo «La senhalta disvolviĝo de «S-ulo»» kaj la subskribo «La kresko de l’ abonantaro»: ses kolonoj, kiuj kreskas de maldekstre dekstren — 30. 9. 1925: 1840; 30. 9. 1926: 2132; 30. 9. 1927: 2651; 30. 6. 1928: 3218; 30. 6. 1929: 3690; 30. 5. 1930: 4201.

Jen la antologio:

«K-do T. ne estas fikse en R. okupita» (ĉeĥoslov. K-do).

«Ĉu vi povas datrevene sendi 30 ‘Ni Legu’?» (nederl. K-do).

«La 6. de ĉ. t. monato la kartelo aranĝos filmovesperon okaze kiun kuras la filmoj de la sportuloj» (germ. K-do).

«Mi ricevadis gazeton ‘S-ulo’ de Via bone sed kamarado P. J. sendis al Vi de mia abona je la dua semestron kaj Vi sendadas al mi du gazeton por semajne, certe per eraro. Mi esperas ke vi certe komprenas de mia la klariga» (ĉeĥosl. K-do).

«Mia karto mi ne povas ricevis min Bonvolu informi mi, ke mi povas resti sur mia numero mi pagis tuta restado mono. Se ne mi deziras novan aliĝi» (germ. K-do).

«…por kvaronan jaro Gazetaĵoj, jam datron 9./V. t. j.; ĝis nun neniam ricevas Gazetnumeroj kaj mi jam tre ĝojas sur ĝin, laŭ bonstila de la Provnumeron…» (bulg. K-do).

«Mi recevis nek ‘S-ulo’ nek jarlibro kaj membrokarto. Ekklerigu tion ĉi» (rus. K-do).

«Bonvolu skribi ĉi tiun sumon al mia bieno» (hung. K-do).

«Mi kunpartigas al vi» — li opinias sciigi. Adm. (germ. K-do).

«Mi kunlegas en la let. kelkajn poŝtmarkojn» (germ. K-do).

«Kun egala poŝto mi sendas 5 zlot.» (pol. K-do).

«Mi sendas 1 peset. malmanka» (hisp. K-do).

«La adreso de K-do M. estas rekta» (sved. K-do).

«Mi salatas vin prolete via…» (rus. K-do).

«Informu min kiom mi ankoraŭ kulpas» (germ. K-do).

«Ĉu vi aŭ SEU formanĝis mian monon»? (rus. K-do).

«Ne sendu la librojn en mian loĝejon, ĉar mia virino insultas» (germ. K-do).

«Flame mi kisas vin via…» (ĉeĥosl. K-do).

«Bonvolu, mi petas, sendi al mi kopion de Petro» (angla K-dino).

«Ni sendas al vi klasan saluton unue, kaj ni devas beni kuraĝan movadon por liberigi proletojn de la mondo» (japana K-do).

«Mi ricevis sian gazeton kaj dankas vin» (rusa K-do).

«Mi estis en la Adm., sed ŝi ne estis sur» (germ. K-do).

Ni nun volas fini nian kolekton, por ne misuzi la lokon de nia gazeto. Estas ja kompreneble, ke oni povas kompreni la malĝuste skribitajn frazojn. Ja oni eĉ povus kompreni esperanton, se oni nur skribus la vortradikojn, sed oni ne devas miksi la nacian lingvon kun esperanto-teksto, tiam la saĝo de la K-doj en la Adm. fiaskas. Kion ni postulas de niaj klientoj, estas: klara k legebla skribmaniero, ĉar fuŝskribitaj,

— página 11 —

SENNACIULO 465

nelegeblaj korespondaĵoj misuzas nian tempon.

La supre cititaj frazoj estas bona instrumaterialo por la esp. kursoj. Do ĉiu instruanto pritraktu tiujn frazojn en sia kurso k ĝuste tradukigu ilin de la lernantoj.

Se la K-doj ŝatas ĉi tiun traktaĵon, nu, ni povas de tempo al tempo servi al vi per io simila, ĉar sendube tiu ĉi cito de malĝustaj frazoj, uzataj en plej diversaj landoj, estas instrua.

INTERESA SUGESTO

Lodzano

Ofte okazas dum iu diskutado politika, socia aŭ alia, ke la diskutantoj ne disponas pri faktoj, nombroj ktp. La burĝa gazetaro ne estas sufiĉe kredinda, k eĉ kredindaj laboristaj gazetoj ne povas en ĉiu momento alporti al ĉiu homo interesantajn lin informojn. Estas bone, ke ekzistas internacia, esperanta laborista gazeto, en kiu oni povas trovi priskribojn de l’ vivo laborista aŭ aktualajn informojn (en Esperanto-Servo), tamen eĉ tio ne sufiĉas. Mi do proponas: Oni malfermu en nia «S-ulo» konstantan rubrikon sub la titolo: «Mi volas scii…» Ĉiu leganto, kiu ekinteresiĝas pri iu fakto, pri iu nombro ktp., alsendu demandon. Se iu alia leganto povas respondi, li alsendu mallongan respondon aŭ pli longan artikolon, kiuj estos normale presataj (kun rimarko: respondo al demando de…). Kompreneble oni rajtas demandi nur pri aferoj, kiuj povus havi komunan intereson. Ekzemple oni povos demandi: «Ĉu vere en urbo X okazis fakto Y, pri kiu skribis niaj gazetoj?» K-do el tiu urbo havas la devon respondi. Aŭ oni demandu: «Kiom da senlaboruloj estas en lando Z?» Unuvorte oni povas alsendi demandojn informajn, kompreneble ne privatajn. Povas esti alsendataj ankoraŭ aliaj demandoj, kiel: «Kion pensas K-doj pri… (iu okazintaĵo, libro, teorio ktp.). Ne eblas citi ĉiujn eblajn demandojn, estas sufiĉe da ĉiun homon interesantaj temoj. Mi trovas, ke tia malferma korespondado povas havi grandan signifon. Ĝi 1. alportos interesajn informojn al ĉiu leganto; 2. ligos pli bone niajn anojn kun la gazeto k inter si; 3. sendube pliinteresigos la enhavon de «S-ulo». Ne limigante min je la nura propono, mi kiel unua alsendas jenajn demandojn.

Mi volas scii (titolo de la rubriko)

K-do 14 839 demandas: 1. Kiom da anoj havas la komunista partio en Sovetio (aŭ la samo laŭ elcentoj rilate al la tuta loĝantaro)? 2. Kiuj estas la plej gravaj punktoj de «trockismo», k kiel rilatas Trocki al la nuna situacio en Sovetio? 3. Ĉu la usona verkisto Aptn Sinkler (Upton Sinclair) estas konscia komunisto, ĉu nur simpatianto al la laborista movado ĝenerale? 4. Ĉu krom la faŝista ekzistas en Italio aliaj partioj leĝe, k kiuj?

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Alfred Dormanns, Handbuch des Esperanto (Manlibro de Esp-o), por meminstruo, radio k privataj kursoj. Kvinparta. Kun bildo de l’ aŭtoro. Eld.: Heroldo de Esperanto, Köln, 1930. 319 pĝ. Formato: 12×19 cm. Prezo: 3 mk. (bind. 4 mk.).

Germanlingva lernolibro tre metode k klare aranĝita, teknike bele prezentita, verkita laŭ praktikaj spertoj ĉe radiokursoj, kun multaj detaloj pri fonetiko, gramatikaj reguloj ktp., vortareto, ekzerco-tekstoj, enkonduko pri neceso, esenco k historio de esp-o (sen mencio de l’ lab. esp. movado), kun emfazo pri la Paneŭropo de Ŝtrezeman k Brian.

Mallongaj prozaĵoj de diversaj aŭtoroj, skribitaj en esp. stenografio de Flageul. Prezo 1,50 fr. fr. (1 resp. kupono). Eld. de Esp. Stenografio, 9, Bould. Voltaire, Issy-les-Moulineaux, Seine, Francio. 1930. Form. 11×16. 16 pĝ.

Hektografita stenografaĵo, pri kies valoro ni ne povas juĝi.

J. Stalin, La Decida Jaro. Al la Dekdua datreveno de l’ Oktobro. Moskvo 1930. Eld. per la zorgoj de Kom. Frakcio de SEU. «Komunista Biblioteko» n-o 6. 21 pĝ. Form. 12×16. Prezo: 15 kop. Trad. el rusa K-dino Ŝvedova, kontrolis Lingva Kom. de SEU. Havebla ĉe CK SEU, Moskvo, aŭ R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O. 27.

Per ĉi tiu traktaĵo la nuntempa gvidanto de Komintern k sovetia politiko provas pravigi sian agadon, i. a. multfoje citante tekstojn de Lenin. De teknika vidpunkto la broŝuro montras multajn mankojn (nelegeblajn literojn, preserarojn ktp.).

M. Ŝervud, La Vero pri persekutoj kontraŭ religio en USSR. Eld. Unio de Militantaj Ateistoj k CK SEU. Moskvo, 1930. 62 pĝ. Form. 11×14½ cm. Prezo 25 kop. Havebla ĉe CK SEU, Moskvo, aŭ R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O. 27. Trad. el la rusa lingvo K-dino Ŝvedova, K-doj Incertov, Popov k Gabrilov. Kontrolis Lingva Kom. de SEU (N. Hohlov).

La broŝuro klarigas la sintenon de la soveta ŝtato rilate al la eklezio, la batalon de l’ ekleziuloj kontraŭ la socialisma konstruado, enhavas sciigojn pri la ateista k la religi-sekta movado, deklarojn de rusaj eklezi-ĉefoj pri la situacio de l’ eklezio k alvokon protesti kontraŭ la kalumnioj de la burĝa gazetaro. Ankaŭ en tiu ĉi broŝuro ne mankas preseraroj.

Alm Nurhom, Kontraŭo al Vegetarismo. Ricevebla ĉe G. Liuboviĉius, Kaunas, Vilniaus g-ve N-o 17. Litovio. 32 pĝ. Form. 11×15. Prezo: 0,60 mk. g.

P. Danov, Jen la Homo. Biblioteko «Nova Kulturo», 2-a jaro, n-o 1, str. Car Ivan Ŝiŝman 19, Burgas, Bulgario. 32 pĝ. Form. 12×19. Prezo por tuta serio 3 sv. frk. (bind. 4 frk.).

Chère Pucelle de France! (Kara Virgino de Francio!) de Han Ryner. Formato 12×19 cm. 238 pĝ. Prezo: 12 fr. fr. Eldonejo: «Les Editions Verba», Paris. Franclingva.

En tiu romanforma verko la aŭtoro klarigas, ke Johanino D’Ark, kiun la oficiala Francio konsideras kiel la sanktinon de l’ patrio, fakte estis mortbruligita, male je la opinio de kelkaj historiistoj¹, kiuj argumentas, ke ne la vera, sed alia «falsa» Johanino pereis en Ruen (Rouen) sur brulŝtiparo.

Broŝuroj

Soveta Pedagogio. Ĝenerala bildo pri la ĝisnunaj atingoj k perspektivoj pedagogiaj en Sovetio. Eld.: SAT, R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O. 27. Form: 15×23 cm. 40 pĝ. Prezo: 0,50 mk. g.

Bele prezentita, tiu broŝuro, kies kunlaborantoj estas eminentaj fakuloj el la sovetia edukistaro, ne maltrafos sian celon: konigi en konciza, tamen tre multflanka k elĉerpa formo al la sciemulo celojn k rezultojn de la eduk-agado en Sovetio.

Humor’ de l’ mondo en Esperanto. La ŝerco, sprito k anekdoto de diversaj popoloj en esp-o kun akompananta germana teksto k lingvaj klarigoj. Prilaboris d-ro E. Pfeffer. Eld. Tagblatt-Biblioteko, Steyremühl – Eldonejo, Wollzeile 20, Wien I. (Dulingva libraro, n-o 6, serio esp.-germana). 87 pĝ. Form. 12×19 cm. Prezo: 0,50 mk. g.

La mallongaj tekstoj troviĝantaj en tiu ĉi libreto havas specialan valoron por germanlingvaj esp.-studantoj, kiuj trovas la germanan paraleltekston. La lingvo estas ĝenerale bona. La vorto «robusta» (p. 84) ne estas esp-a, ankaŭ ne «delicia» (p. 80). N. B.

¹ Vd. «S-ulo» n-ojn 244, 246.

— página 12 —

466 SENNACIULO

D-ro Edmond Privat, Kursa lernolibro laŭ praktika metodo. Esp.-Verlag Friedr. Ellersiek G.m.b.H., Berlin SW. 61. 80 pĝ., Form. 11½×16½ cm, prezo 0,80 mk. g.

La 7-a senŝanĝa eldono de la supra lernolibro kuŝas antaŭ ni. Tio pruvas, ke ĝi estas ŝatata k multe uzata. S. G. K.

La Paca Mondo de Virinoj, de Liŭ Jen-Hon; trad. Iĉio Sun. Eld. La Feminisma Mondpaca Asocio, 71, Rue Marcel Tillot, Ŝanghai. 21-pĝ., 19×13 cm. Prezo nemontrita.

En ĉi tiu broŝuro, tradukiĝas nur la Enkonduko k Konkludo de la verko de l’ aŭtoro. Lia celo estas, ke virinoj regu, por ĉesigi militon; ili malfermu universalan pac-konferencon (ĉu ne jam okazis?); «sciigu la virajn registarojn … ke ili reformiĝu k elektu virinojn»; estu «ŝtato organizita de komitatinoj», kiuj «solvos [?] ĉiujn problemojn rilatajn al laboristoj k kapitalistoj» k. c. Oni petu ĝentile, ke la lupo eliru la ŝafarejon!

Ĉeestas sufiĉe multe da lingvaj k. presaj eraroj, sed oni memoru, ke esp-o estas pli malfacile lernebla por ĉinoj, ol por eŭropanoj. E. K. L.

MEMORNOTO

Represis el «S-ulo»:

Uj Elöre, Novjorko, junio, la kulioj de l’ imper. (292).

Represis el «La N. E.»

Der Volkslehrer, Langensalza, 8. 6. (pri pedologio, jan.); Le Prolétaire, Liége, 14. 6. (Deutsch pri lab. sporto, aprilo); Ostthür. Volksztg., Gera (Kostiainen pri esp. ĉe Soc. Sportintern., aprilo).

Priesper. artik. k notojn enhavis:

Daily Worker, London, 7. 6.; L’Etudiant Socialiste, Liége, majo; Informbulteno de Instruista Profsind., Amsterd., marto; D. Deutsche Eisenbahner, Berlin, 8. 6.; Signalen, Stokh., 12. 6.; El Socialista, Madrid, 11. 6. (kun mencio de SAT k «S-ulo»); Le Réveil Ouvrier, Nancy, 14. 6.; Le Prolétaire, Liége, 14. 6. (kurso); Die Neue Erziehung, Jena, aprilo (artik. de Bonte, mencias «S-ulo»n).

NEKROLOGO

La 18. junio mortis nia fervora K-do

IDOR LUNDSTRÖM

(SAT-ano 13 615)

SAT perdis membron, kiu malgraŭ longjara malsano, tamen restis aktiva. Li estis la plej unua ano, kiu levis la esp. standardon ĉi loke. Nia unua standardportinto falis, sed ĝin ni alten tenos k flirtigos super la detruendaj landlimoj, pri kies forigo la mortinto ĉiam revis.

Funebre komunikas al la SAT-anaro Skoghala Esp. Grupo «La Roko».

NIA POŜTO

Sukceso. — Anonimajn proponojn por la Kongreso ni ne akceptas; artikolojn kun pseŭdonimo ni publikigas nur, se la verkinto estas konata de ni.

11 893. — SAT ne havas monon por tia anoncado; estas la devo de ĉiu SAT-ano verki artikolojn pri esp-o k SAT k provi aperigi ilin en la gaz. de l’ organizoj, je kiuj li havas influon aŭ interrilatojn. Red.

8130. — Mezvalora prozo estas okaze presinda; sed presigo de mezvalora poeziaĵo povas eĉ domaĝi al ĝia aŭtoro. E. L.

6707. — Ni uzos almenaŭ parton de via materialo.

G. Klein. — Viaj tradukoj taŭgas por «L. L.».

6707. — Ni uzos viajn alsenditajn artikolojn.

Uada I. — Via artikolo alvenis tro malfrue por aperi en la 300-a, sed estas uzota. Red.

15 267. — Via demando havas lokan signifon. Peranto estas dezirinda. Adm.

AVERTO!

Pro malhonesta agado K-do Joh. K. Eilertsen, SAT-matrikulo 6971 (Oslo), Norvegio, estas eksigita kiel prezidanto de la norveglingva «LEA», same ankaŭ kiel SAT-peranto kaj -membro.

La estraro de la norveglingva «LEA» (102)

[REKLAMO p.12] Esperanto-Societo «Progreso» Wien X, Ettenreichgasse 4/31 jus aperigis tre interesan, sciencan prelegon pri LA MORTADO de univ.-profesoro d-ro Herm. Nothnagel. 27 pĝ. en formato 15×22½ cm. Prezo 1 mk. g.

KORESPONDADO

GERMANIO

K-do Emil Ostmann, Ditmarsche Str. 13, Hamburg (Friedbg.), kĉl, pri ĉ. temoj.

— Vitroteknikisto ĉe la «Leunawerk» 34 j. koresp. kun parencaj aŭ koncernaj samprofesiuloj, pri ĉ. temoj. Resp. garantiata. Adr.: K-do Otto Bucklitsch (16 365), Breitestr. 11, Neu-Rössen b. Merseburg.

K-do Walter Haase, Kapellenweg 16, Sebnitz i. Sa., kĉl, pri ĉ. temoj, L, PI. Respondo garantiata.

POLIO

— 12 K-doj koresp. kun ĉl. pli perfektaj geesp-istoj. Adr.: K-do I. Majroviĉ, ul. Brzezinska [?], 17, Lodz.

SOVETIO

— Kiu volas havigi al si belan serion de PK il. el Mez-Azio (historiaj ruinoj, popoltipoj ktp.)? Skribu multnombre al: K-do Grunskij, Aŝĥabad, Pravl. Turkmen-Sauda. — Resp. garantiata.

— Viglan koresp-adon garantias 150 gestudentoj pri ĉ. temoj, kĉl. Adr.: Ukrainio, Kremenĉug, Pedagogia Teknikumo.

SVISIO

— Mi ricevis je mia anonco en n-o 286 65 L k PK. Dankante al ĉ. skribintoj mi bedaŭras ne povi respondi al ĉiuj. — Saluton! Charles Roth, St. Imier.

K-do I. Sudan el Broc k R. Greimon el Epagny (Fribourg), kĉl, L, PK, PI.

ENHAVO

paĝo
Okaze de la tricenta numero 451—452
Foliumante 300 semajnojn 452—453
«Stranga popoleto» 454—455
Konstatoj de nova plenumkomitatano 455—456
Kara «Sennaciulo» 456
Estinto k estonto de SAT 456—458
Al «Sennaciulo» 457
SAT kaj ĝia ĉef-organo «Sennaciulo» 458
Mia «ismo» 458—459
La SAT-arbo 459
La signifo de «Sennaciulo» por malgrandnacianoj 459—460
Malgraŭ ĉio! 460—461
La historia rolo de Esperanto k de SAT 461
Ni semu k semu konstante 462
Unuaj impresoj pri «Sennaciulo» k SAT 462
Pensoj okaze de la 300-a 463
Aŭtoritata opinio 463
Proletaj liberpensuloj k SAT-agado 463—464
El la Administrejo 464—465
Interesa sugesto 465
Recenzejo, Memornoto, Nia poŝto, Anoncoj 465—466

Abontarifo al Sennaciulo: (La unua nombro montras jarabonon por membroj de SAT, la dua en krampoj montras la jarabonon por nemembroj. Ni ankaŭ akceptas ¼-jaran abonon.) Argentino, pes. 5 (6); Aŭstrio, ŝil. 10 (12); Belgio, belgoj 10 (12); Brazilio, milrejs. 15 (18); Britio, ŝil. 8 (9); Bulgario, lev. 200 (250); Ĉeĥoslovakio, kr. 50 (60); Danio, kr. 8 (10); Estonio, kr. 7 (8); Finnlando, mk. 70 (80); Francio, fr. 35 (40); Germanio, mk. 8 (9); Hispanio, pes. 10 (12); Hungario, peng. 8 (10); Italio, lir. 40 (45); Japanio, jen. 4 (5); Jugoslavio, din. 100 (120); Latvio, lat. 8 (10); Litovio, lid. 15 (20); Nederlando, guld. 5 (6); Norvegio, kr. 8 (9); Polio, zlot. 12 (15); Portugalio, esk. 35 (40); Rumanio, lej. 300 (350); Sovetio, rubl. 4 (4,50); Svedio, kr. 8 (9); Svisio, fr. 10 (12); Usono, dol. 2 (2,50). — Ponumera prezo estas: 0,20 mk. g. = 0,25 fr. svis. MONON ONI SENDU: rekte al la Administranto de SAT, Richard Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig-O 27 (Germanio), poŝtĉek-konto 6835 aŭ pere de unu el la jenaj poŝtkontoj, ĉiuj je la nomo de R. Lerchner: Bruxelles, 227 848 — s’Gravenhage, 142 084 — Praha, 501 007 — Stockholm, 4268 — Warszawa, 191 335 — Wien-D, 137 725 — Zagreb, 40 040 — København, 14 938 — Zürich-VIII, 15 929 — La francianoj pagu al Sennacieca Asocio Tutmonda, 23 rue Boyer, Paris-XX, per la poŝtĉekkonto 1234—22. — La sovetianoj al CK de SEU, poŝtkesto n-o 630, Moskvo. En landoj kie ni ne havas poŝtkontojn, oni pagu per ŝtataj monbiletoj en registrita letero.

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

N.º 301, 10 de julio de 1930

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

6-a JARO, N-o 301 — LEIPZIG, 10./7. 1930

[BILDO p.1 | 31,5,68,16] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, antaŭ terglobo kun meridianoj kaj paraleloj.

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

APERAS SEMAJNE | REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. — ADMINISTREJO: R. Lerĥner, Kolmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS SEMAJNE

RIFO SUR LA VOJO

La legantoj, kiuj ricevis la lastan deksespaĝan n-on de «S-ulo» kun tre kuraĝiga enhavo, estos sendube mirigataj k konsternataj, ricevante, unu semajnon poste, ĉi tiun kvar-paĝan n-on kun sciigoj pri nia preskaŭa bankroto.

Kiel tio povis okazi? Ĉu do la Administranto k librotenisto de SAT freneziĝis k fuŝis la kalkulojn, erarigante nin pri la aktivo de nia Asocio? Tute ne! La bilanco de SAT montras aktivon k ĝi entenas la necesan sumon por aperigi nian semajnan organon kiel antaŭe. Bedaŭrinde tiu nia mono kuŝas en Moskvo. Je la 31. majo ni havis tie krediton de pli ol 15 000 germanaj markoj (90 000 fr. frankoj)! Kaj la transsendon de tiu sumo la Soveta Registaro lastatempe malpermesis (Vidu la noton de l’ Administranto en n-o 298, pĝ. 436).

Sendube multaj K-doj emos riproĉi al ni pro tio, ke ni agis neprudente, sendante niajn varojn al Sovetio, ne ricevinte por ili monon. Ni sekve ŝuldas al la tuta SAT-anaro sufiĉe detalajn klarigojn pri la afero. Ĉu fakte ni kulpas en tio, ke ni ne antaŭvidis la eblon, ke iam la Soveta Registaro malebligus la normalan funkciadon de SAT, de laborista organizo, kiu tiom multfoje k amplekse raportis favore pri Sovetio? Ĉu ni povis supozi, ke iun tagon oni malpermesos transsendon de eĉ unu kopeko?

Fakte niaj Sovetiaj K-doj ĉiam havis malfacilojn por transsendo de mono. Lastan jaron ili ricevis permeson transpagi nur 4000 dolarojn dum tuta jaro. Tiu sumo tute ne sufiĉis por pagi la menditajn varojn, k nia Administranto decidis ne plu liveri al Sovetio librojn de fremdaj eldonejoj, insignojn, poŝtkartojn, kovertojn.

Jam provinte iom ekvilibri la konton en lasta jaro per eldono de kelkaj libroj en Moskvo, ni instrukciis ree je 12. februaro, 30. aprilo, 27. majo 1930, ke oni presigu por SAT en Moskvo verkojn. Tie kuŝas kelkaj ampleksaj manuskriptoj tute pretaj por eldono. La verkoj ne estis presitaj…

Eĉ la dumonata «Sennacieca Pedagogia Revuo» ne estas presita akurate, kvankam la manuskriptoj por la dua k eĉ por la tria numero de tiu Revuo estis transsendataj tre akurate de la Redakcio en la presejon! Nek libroj presiĝis, nek mono alvenis. Fakte dum periodo de tri monatoj: marto ĝis junio de nuna jaro, la Administrejon trafis nur sumeto de 257,50 dolaroj el Moskvo!

La kaŭzojn pri tiuj prokrastoj ni ne tute precize konas. Eble ni ekscios pri ili pli poste. Hodiaŭ ni nur celas montri al la Legantaro, ke jam delonge ni multe klopodis por normaligi la monajn aferojn kun nia agentejo en Moskvo. Multajn instigojn ni direktis al niaj tieaj K-doj. Je la 16. 5. 30 nia Administranto en Leipzig sendis insistan peton al K-do E. Drezen, ke li uzu sian influon ĉe la koncerna registara instanco por reguligi la transsendon de mono. Al tiu instigo nia Administranto ricevis jenan respondon:

Moskvo, 23 — V — 30.

Al K-do Rich. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O. 27

«……………

«Pri la mono al SAT sendota de SEU — la stato ankoraŭ plimalboniĝis. Demidjuk pri tiu afero jam skribis al Bässler k montris vojon, kiamaniere provi rebonigi la situacion. Vi ja komprenas, ke SAT nun ne estas ĉe ni atentata tiel, kiel antaŭ 3—4 jaroj. Krome ankaŭ mi persone estas metita de parizaj direktantoj en tian situacion, kiam mia persona (ne tiu de SEU — oficiala) interveno por SAT — povus ŝajni nur tre stranga.

Kun saluto via E. Drezen.»

La 8. junio 1930 K-do Demidjuk, Plenumkomitatano de SAT, sciigis nin, «ke en majo jam la popolkomisario oficiale informis la Centran Komitaton de SEU, ke ĝis oktobro oni tute ne povas doni valuton por transpago k nun ni ne povas transpagi eĉ unu dolaron. Ricevinte la rifuzon ni tuj protestis ĉe la superaj instancoj… La 6 — VI — 30 estis esplorata nia protesto ĉe la supera instanco k oni refoje konfirmis la rifuzon, metinte en la tagordon por aŭgusto specialan kunsidon por solvi la aferon.»

Krom tio klopodoj estis ankaŭ farataj de K-do Bässler, Plenumkomitatano de SAT, ĉe la presejo en Leipzig, por ke ĝi ankaŭ klopodu por atingi, ke nia mono estu transsendata el Moskvo. Ĝis nun tiuj klopodoj ne sukcesis. Ni do estis devigataj presigi ĉi tiun n-ron nur 4-paĝe por ne pligrandigi nian ŝuldon al la presejo k dume atendi, ke mono el aliaj lokoj envenu en la kason por iomete reekvilibri nian buĝeton.

Pesimismo estu for!

Evidente per tiu decido de la Soveta Registaro SAT ricevas fortan, tute neatenditan de ni baton. Sed la K-doj bonvolu kredi, ke malgraŭ ĉio ni restas optimistaj pri la vivo k estonto de nia Asocio. La proksima n-o de «S-ulo» estos 8-paĝa k ni ne havas dubon, ke la gazeto povos aperi regule k akurate kiel antaŭe. Eĉ se nia monafero en Moskvo ne solviĝus kontentige, ni tamen opinias, ke en la daŭro de ses ĝis ok monatoj ni povos varbi sufiĉe da novaj abonantoj por povi denove aperigi nian semajnan organon dekdupaĝe.

— página 2 —

468 SENNACIULO

Cetere ni gardas la esperon, ke en Moskvo la fervoraj k lojalaj SAT-anoj sukcesos atingi, ke oni el tie povu sendi monon por aboni la SAT-organojn k aĉeti SAT-librojn. — Almenaŭ, ke oni sendu la ŝuldatan sumon por liveritaj varoj. Depost 10-jara aperado de SAT-organoj estas ja la unua fojo, ke ni devas interrompi ilian liveradon al Sovetianoj. Unuafoje Sovetiaj K-doj, kutimiĝintaj al regula legado de «S-ulo», sentos la mankon de sia ŝatata amiko, kiun ĉiam volonte per mono ili pretas subteni. Ni bone scias taksi la maldolĉon de l’ situacio, tiel por la Asocio entute, kiel por niaj Sovetiaj K-doj tute speciale, k ni estas certaj, ke ĉi lastaj faros ĉion, kion ili povos, por nuligi la decidon de sia registaro.

La farita decido povas nur rezulti de ne ĝusta informiĝo ĉe la koncerna Instanco. Ĝi estas signo de «rusto» ĉe ŝtata aparato, rusto kontraŭ kiu batalas la sovetia proletaro. Ĉiu honesta homo, kiu konas la staton de SAT, ja devas konfesi, ke ĝi multe da utilo faris al Sovetio k sekve meritas tute ĝian favoron.

Dume la K-doj el la landoj, kie nia Asocio povas senbare funkcii, devas streĉi siajn fortojn por helpi al ni eviti la rifon, kiu stariĝis sur nia vojo. Ili varbu, varbadu novajn abonantojn, ili monkolektu, ili ĉiel agitu por ke baldaŭ «S-ulo» rehavu siajn dekdu paĝojn.

En malfacilaj horoj oni ekkonas siajn verajn amikojn. Ili stariĝu garde ĉe la flanko de nia Asocio. Ili almenaŭ havu la certon, ke niaflanke forestas ĉia malkuraĝiĝo, ĉia pesimismo. Ni staras firme k ni eltenos…

  1. junio 1930. DIREKCIO DE SAT.

VOĈOJ DE SAT-ANOJ

La klarigoj, kiujn ni publikigas sur la unua pĝ., espereble pravigos nian sintenon antaŭ la okuloj de la K-doj, kies leterojn ni ĉi sube publikigas. Ni nur aldonu, ke ni konservas la esperon, ke finfine la situacio normaliĝos.

Ĉu SAT-Direkcio lasos daŭri…?

Mi afable petas SAT-Direkcion atenti ĉi tiujn liniojn k enpresigi ilin en «S-ulo», por ke la tuta SAT-anaro havu okazon eldiri sian opinion. Kritikojn mi tre malofte direktis al niaj amikoj, kiuj tiel lerte k zorge plenumis kreon k disvolvon de nia — de la vivo tiom pravigita — asocio. Tamen, sennuba ne ĉiam restas la ĉielo! ankaŭ ne mia admiro! Mi kulpigas la SAT-Direkcion pri ĝia troindulgemo rilate al sendo de SAT-mono el Sovetio. Ofte jam ni povis legi, ke SAT-mono estas retenata ĉe SEU pro registara malpermeso forsendi monon super iu fiksita sumo. Dume al niaj eldonservoj mankas kapitalo, k la abonprezo al «S-ulo» laŭ belgiaj K-doj — restas tro alta.

Tiu situacio kaŭzas malbonojn al SAT! Urĝas, ke ĝi estu modifita! Cetere, tio estas por mi nekomprenebla! Kiel klarigi, ke proleta registaro malpermesas forsendon de mono al proleta organizo? Ĉu ĝi timus, ke etaj SAT-enspezoj — guto en la maro — malfirmigu ĝian financan ŝtaton? Certe ne! Kiom ajn ni bedaŭru por SAT, ke tia timo nur estus ridinda! Sed tiam, kio malhelpas, ke laborista mono el Sovetio estu tuj transpagata al laborista asocio, kies aparaton k servojn tiom uzas la kom. esp-istoj por rilati kun eksterlando k propagandi por Sovetio?

Mi tre ŝatus, ke «S-ulo» publikigu la sumon retenatan en Sovetio. Supozeble ĝi estas alta k certe ĝi interesos ĉiujn SAT-anojn. Ĉiuokaze mi proponas, ke SAT-Direkcio senpere klopodu, por ke la sovetia SAT-agentejo povu tuj k regule transpagi siajn enspezojn al Administracio de SAT. Se ĝis la Londona Kongreso neniu favora decido estos atingata, la Kongreso mem alvoku per rezolucio la Sov. Registaron petante, ke ĝi ĉesu paralizi la vivon de — laŭ vidpunkto de internacia edukado — alte taksinda asocio de laboristaj esperantistoj. Ankaŭ agu tiusence niaj K-doj SAT-anoj en Sovetio mem, ĉar finfine ni devos peti, ke SAT limigu la abonantaron en Sovetio. SAT-Direkcianoj! via indulgemo troiĝis, agu por ke ĉesu tiu netolerinda situacio!

M. van Aelst (155), Bruselo.

*

K-do Kamij Ru (835), Francio, skribas: «Mirigite mi legis en la lasta n-o de «S-ulo» pri la malpermeso de la soveta registaro rilate la transsendon de mono al Leipzig por la SAT-enspezoj. Mi tute ne povas kompreni tian sintenon kontraŭ lab. asocio, kia estas SAT. Nenio povos pravigi tion je la okuloj de tutmondaj laboristoj. Se tiu decido estus definitiva, ĝi praktike estus malpermeso de SAT en Sovetio. Per tiu faro la sovet-registaro, esence laborista, kondutus kiel tiuj de la blankteroraj landoj. Tio ne povas esti.

«Mi vokas al sovetiaj K-doj, kiuj laŭ konstitucio povas k devas sciigi sian opinion k influi sur la lab. registaron, ke ili vortigu sian opinion pri tio k nepre agu. Ankaŭ la tutmonda SAT-anaro devas ion diri, certe la paĝoj de «S-ulo» estos al ili por tio malfermataj.»

*

La SAT-rondo de Bournemouth k Christchurch (Britio): «Kun granda indigno ni legis pri la honta situacio ekzistanta ĉe la financaj rilatoj inter SAT k la Sovetiaj K-doj. Ne estas kredeble, ke la individuaj sovetiaj SAT-anoj konsentas al tiu situacio, kiu fakte estas nenio alia ol rabo al ceteraj K-doj-fratoj. Oni povus kredi, ke la kondiĉoj en Sovetio sub laborista registaro estus pli favoraj al propagando por la lab. esp. movado, ol en multaj aliaj landoj, ekz. terorlandoj.

«Ni havas la opinion, ke la nepago de mono por varoj ricevitaj de sovetiaj K-doj estas fiago, kiu perfidas niajn fratojn en la terorlandoj. Plue, kion ajn faras kun la registaro, la respondeco restas kun la individuaj mendintoj k kiel K-doj ni atendas, ke ili akceptu sian respondecon k trovu rimedojn plenumi ĝin…»

Lasthore

Moskvo, 20 — VI — 1930.

«…mi nur informas vin, ke mi ricevis de la financpopolkomisario la demandon, kiom ni bezonos por transpagi eksterlanden dum la estonta jaro. Tio pruvas, ke la nunaj malhelpoj estas provizoraj…» G. Demidjuk.

ĈU INDIGNI AŬ KOMPATI?

Ni represas ĉi sube tekston, publikigitan en la angla gazeto «Daily Worker» (n-o de la 23 — VI — 30). Sendube multaj legantoj same kiel ni ŝanceliĝos por decidi, ĉu ties aŭtoro indas veki indignon pro malica k mensoga diro aŭ kompaton pri sia juĝkapablo. Ĉiel ajn la fakto, ke tia teksto povis aperi anonime en lab. gazeto estas sufiĉe karakteriza pri bedaŭrinda spiritostato, kiu provas enŝteliĝi en niaj vicoj, k sekve ĝi meritas esti substrekita, dum ni lasas al la «franca SAT-anaro» la zorgon protesti, se ĝi juĝas tion necesa.

«La imperialistaro starigas kontraŭsovetan blokon. Polujo, Jugoslavujo, Ĉeĥoslovakujo k lastatempe Rumanujo estas regataj ĉefe de la franca imperialismo. Ĉe la lab. esp-ista movado kelkaj provas doni malfirman, sensignifan komprenon aŭ difinon al Sennaciismo. La sovetaj k aliaj revoluciaj SAT-anoj batalas kontraŭ tia reakcia paŝo, k deziras, ke SAT nun, kiel estinte, konstatu, anstataŭ provi kaŝi, la klaslukton. Pro la nuna sinteno de SAT pri la klaslukto preskaŭ 45 elcentoj da sovetaj esp-

— página 3 —

SENNACIULO 469

istoj ne aniĝis al ĝi dum 1930. La kontraŭsoveta bloko estas starigita, laŭ grava grado de la franca imperialistaro; la bastardigita koncepto pri la Sennaciismo estas starigita laŭ grava grado de la franca SAT-anaro.»

Ni korektis nur la gramatikajn erarojn k ne aldonas komenton.

Plorinde!

En la gazeto «Le Combat Syndicaliste» (junia n-o) oni povas legi la informon, ke SAT estas «je la ordonoj de Moskvo». Sekve la «antiaŭtoritatuloj» ne devas aliĝi tian organizon.

Prenas respondecon pri tiu sciigo: Mademoiselle Grammont, 66, rue du Quatre Août, Villeurbanne, Lyon, Francio.

KONSIDEROJ DE JAPANA SAT-ANO

(Tro malfrue ricevita por enpreso en n-o 300).

Okaze de la epokfaranta numero 300-a de «S-ulo» ni akcentas, ke vi, legantoj, turnu vian atenton al bolanta en batalo Oriento, k kun tio mi pensas, ke estus ne malutile rigardi nian esperantan movadon en Japanio, kie la lingvo disvastiĝas plej forte el inter ĉiuj orientaj landoj.

Ĝis nun proleta esp. movado en Japanio malrapide marŝadis, sed hodiaŭ ĝi staras ĉe la sojlo al pli organizita, pli promesplena stato sub konscia gvido de organizo. Tial estas tiom pli raportinde pri la nuna stato de l’ movado en tiu lando. La esp. movado en Japanio havas longan historion, sed nur antaŭ kvin jaroj SAT-anoj formis sian propran grupon en Tokio kiel «Kaŝiŭagi-rondo». Nur kelkaj K-doj kunvenadis studante SAT-verkojn, diskutante pri SAT mem, sed eksteren ili agadis kun nenia aktiveco.

Tamen, pro la akriĝo de l’ klasbatalaj kondiĉoj, la rondo estis devigata sin turni eksteren de post proksimume du jaroj. Per SAT-propagando ni povis pliigi la nombron de SAT-anoj de 33 ĝis 67 en jaroj 1929/30, k la grupo sukcesis kolekti monon por esp. libroj donitaj al Ruĝa Helpo. Tio bone montras efektivan plivigliĝon de l’ movado en Japanio. Agitiĝon kompreneble kaŭzis la ĝenerala penetrado de esp-o en proletan tendaron. Rilate al ekzisto k signifo de nia lingvo proletaj organizoj montras lastatempe favoran komprenemon. Ja speciale por japanaj proletoj, al kiuj ne eblas akiri scipovon de ia eŭropa lingvo, pro troa malfacilo, esp-o havas grandan gravon.

Jam de kelkaj monatoj «Scienco Proleta», kultura organo proleta, unu el la plej potencaj en Japanio, alprenis esp-on aranĝante kursojn, eldonante ĉiumonate resuman folion esp-lingvan, en kiu oni, krom nura resumo de l’ enhavo, raportas pri al eŭropanoj konigindaj aferoj. Tiu bona ekzemplo faras grandan efikon al samtendencaj organoj kun pli da forto. Esperanto penetras fine en la laboristaron, ĝis nun esceptitan de lingva studo.

Tiel la ĝenerala stato en nia lando postulas fortan nacian organizon: LEA kiu nun estas aspirata de ĉiuj laboristaj esperantistoj. Kaj jam ni preparas la starigon de tiu nova, forta naciskala organizo. Havante tian aparaton la prolet-esperantistoj nialandaj povos marŝi per grandaj paŝoj k akceli la movadon en ĉiuj orientaj landoj. La burĝa esp. movado en nuna momento haltas, stagnas, sed male, la proleta estas plena je espero k fortoj por batali, por labori. Ŭada — J.

10-a KONGRESO DE SAT

en Londono (Britio), 3.—7. aŭg. 1930

5-a komuniko

Loĝado. Pro nesufiĉa subteno de la laboristaro ĉi tiea, ni estas devigataj anonci, ke senpaga loĝado estas severe limigita. Ni povas aranĝi malkaran loĝadon (3 ĝis 5 ŝil. por lito k matenmanĝo). Oni komprenu, ke tio ĝenerale kostas proksimume 7,6 ŝil., k la nombro de tiaj loĝejoj estas ankaŭ limigita.

K-doj ankoraŭ ne aliĝintaj tuj faru tion, ĉar dum aŭgusto Londono estas plenplena: speciale K-doj, kiuj deziras akcepti la proponon de malkara loĝado, nepre tuj aliĝu!

Senlaboraj K-doj ne povas atendi akiri laboron en Anglio, ĉar tio estas malpermesata. Pro la severa krizo, kiu furiozas ĉe ni, ne estas eble por ni subteni finance aŭ aliel K-dojn alvenontajn.

Donaclistojn kun tiom da mono, kiom estas kolektita, resendu la K-doj senprokraste.

Pasportoj. Se K-doj tiurilate havas malfacilojn, ili skribu al la sekretario. Rusaj K-doj estas petataj tuj akiri vizon.

Tendon starigi en Londono ne estas eble; ni povos aranĝi lokon por K-doj alportontaj tendojn, post la Kongreso.

Alveno. Ni petas la K-dojn sciigi nin pri la vojoj, laŭ kiuj ili alvenos. La stacidomoj k horo de l’ alveno estu konigataj. Ni aranĝos renkonti ilin k gvidi al la kongresejo aŭ al la loĝejo.

Ŝakturniro. K-doj dezirantaj partopreni, devas nepre sendi siajn nomojn antaŭ la 15-a de julio al: A. W. Page, 35, Stanley Avenue, New Malden, Surrey, Anglio. Ne estas kotizo, nek premio. Ludado okazas ĉiuvespere de 18-a ĝis 21.30 h.

Vivkostoj. (1 ŝilingo = 12 pencoj) Pano kostas (4-funta) 8 pencojn, fromaĝo (1 ft.) 1 ŝil., taso da teo 2 penc., taso da kafo 3 penc., poto da teo 3 penc. Malkaraj loĝejoj por 1 ŝil. nokte estas haveblaj.

Tramoj. Veturkosto per tramo plialtiĝas laŭ distanco, sed inter la 10-a ĝis 16-a horo ĝi kostas 2 penc. por iu ajn distanco. Oni ankaŭ povas aĉeti ŝilingan bileton, per kiu oni povas veturi ien ajn per iu linio, k ajnan distancon. Oni povas transiri de unu tramo al alia per la sama bileto, kiu validas por tuta tago. O. K. K.

ANTAŬKONGRESO EN BRUSELO (BRUXELLES)

2. komuniko

Loĝado: La Gek-doj, kiuj deziras loĝi en popoldomo de antaŭurbo de Bruselo, notu, ke la prezo estas 11 frankoj belgaj kun matenmanĝo. Sed K-doj, kiuj deziras loĝi en la komundormejo de l’ Popoldomo, devas anonci sin kiel eble plej baldaŭ, ĉar ni devas reteni la lokojn sufiĉe frue antaŭe, pro tio ke en tiu momento multaj eksterlandanoj estas en nia urbo. K-doj, kiuj ŝatas dormi en tendoj, povos ankaŭ plenumi sian deziron. Ni povos loĝigi 80 K-dojn en tendaro de laborista socialista junularo. Por K-doj, kiuj kunportos tendojn, ni havas sufiĉe da loko.

Fervojo: La kongresontoj rajtas ricevi rabaton (30% ĉe vagonaro k ŝipo) post prezento de specialaj kartoj, kiujn ni presigos. K-doj, kiuj partoprenos nian antaŭkongreson, rajtos ricevi rabaton nur de Bruselo al Ostende. Aliaj, kiuj vojaĝos rekte al Ostende sen halto en iu ajn loko, ricevos la rabaton de la landlimo ĝis Ostende. Ĉiujn korespondaĵojn adresu al: K-do Jos. Lebacq, 17 rue du Poinçon, Bruxelles.

PROPONOJ AL LA 10-a KONGRESO

3. Paragrafo 3 de l’ Statuto tekstu: La membraro dividiĝas trifake: aktiva membro, pasiva membro, subtenanta organizo.

Nuna paragrafo 6 fariĝu 5/b; nuna 5/b forrestu.

Paragrafo 6 tekstu:

Povas esti subtenanta organizo de SAT:

a) Ĉiu grupo aŭ fakorganizo proleta (sindikato, kooperativo, partio ktp.) esperantista aŭ ne, kiu pagas almenaŭ 20-oblan jarkotizon (kompare kotizon de aktiva membro de SAT). b) Subtenanta organizo ricevas senpage po 1 ekz. de ĉiuj SAT-eldonaĵoj (inkluzive la periode aperantaj «Sennaciulo», «Nova Epoko»…); po unu 20-obla jarkotizo pli — subtenanta organizo ricevas po 1 ekz. pli de ĉiuj SAT-eldonaĵoj. c) Subtenanta organizo povas uzi la ĝeneralajn servojn de la Asocio, sed rajtas nek partopreni ian voĉdon-

— página 4 —

470 SENNACIULO

adon, nek eniĝi ian organon asocian.

Motivigo: Ni proponas ĉi tiun kompletigon de la statuto, ĉar necesas pli klare skizi la vojon al organizoj, kiuj esprimas simpation por nia movado. Per liverado de ĉiuj SAT-eldonaĵoj la Asocio kvazaŭ rekompencas ilian monan subtenon k samtempe akcelas, ke ili pli serioze rilatu al nia movado, kiu ankoraŭ estas tro izolita de aliaj prolet-organizoj. Per akcepto de tiu ĉi statut-kompletigo SAT certe profitos morale, k eĉ finance. Pli detala motivigo certe ne necesas, ni nur deziras, ke dum la Kongreso k poste per referendumo (ĝenerale voĉdonado) ĝi estos akceptata, prefere eĉ unuanime.

715, 59, 4230, 2518, 125, 135, 3771, 134.

4. Ni proponas elekti novan Kontrol-Komitaton. SAT-Rondo Novjorka.

5. Ni proponas konfirmi k meti en la Statuton la projekton pri la reguligo de la funkcioj de l’ Kontrol-Komitato. SAT-Rondo Novjorka.

6. Ni proponas aldoni al la Statuto sub paragrafo 11 k litero b) «Vickonsilanto ankaŭ ricevas la cirkulerojn de la gvidaj organoj k rajtas esprimi sian opinion.» SAT-Rondo Novjorka. La sekretariino 14 652.

7. La Pariza SAT-anar-kunveno de la 2-a de junio 1930:

Konstatante, ke «S-ulo» publikigas nur informojn unuflankajn k partiecajn pri la situacio k la vivo en Sovetio, kvankam la tutmonda proletaro havas la rajton ekscii ankaŭ pri la mispaŝoj k pri la malbonaj rezultoj de la politiko de la tieaj regantoj.

Konstatante, ke tia situacio ne estas konforma al la celo de nia gazeto, kiu ja devas ebligi al siaj legantoj akiri mem propran opinion pri diversaj soci-politikaj demandoj.

Proponas, ke speciala komisiono estu elektota ĉe la Londona kongreso por ekzameni, ĉu la rifuzita materialo vere endanĝerigis Sovetion, kiun ĉiu klaskonscia proleto volas ja defendi, sed ne erarojn de ĝiaj gvidantoj.

Proponita k defendita de L. Revo (Lora), SAT-ano 1267.

Akceptita kontraŭ 3 voĉoj.

Korekto (vd. n-on 299): La prop. 2 devas esti subskribita: Vjaĉeslav Kalaŝnikov (1125), Nijni-Novgorod.

La «Lignovermo»

(vd. n-ojn 296, 299) ne povas esti prezentata en Londono pro mallongo de tempo restanta por lernado de la roloj! Notu tamen, ke la Novjorka SAT-rondo konsentas, ke rondo, kiu emus akiri la multobligitan tekston por prezenti ĉe si la teatraĵon, petu ĝin ĉe la Red. de «S-ulo».

[REKLAMO p.4] SOCIALISTA RONDO serĉas seriozan korespondadon kolektivan kun socialistoj ĉl. Adr. W. Hertel, Meissen, Cöllner Str. 12 (Germ.).

[BILDO p.4 | 84,91,92,98] Kvinpinta nigra stelo apud la anonco de Socialista Rondo.

TRA LA MOVADO

KRONIKO

FRANCIO. Ĉe jara regiona kongreso de «Amikoj de Sovetio» en Marseille post propono de blinda SAT-ano esp-o estas akceptita kiel perada, interkorespondada lingvo (sovetianoj skribu esp-e al USSR-amikoj por helpi nian aferon). (Marseja SAT-rondo). — Nancy. 11 K-doj el nia grupo vizitis dum pentekosto la esp-istajn K-dojn en Saarbrücken k ekskursis komune kun ili tra la Saar-regiono. En la lab. gazeto de N. aperis tre detala k vigla raporto pri tiu esp-ista translima renkontiĝo. — NEDERLANDO. Ĉe ni la movado bone kreskas. Nun ni starigis kun la protestanta-katolika k neŭtrala esp. organizoj komitaton, en kiun la instruisto-ligoj estas petataj ankaŭ sendi delegiton. Tiu komitato esploros, kio povas esti farata por akiri nedevigan esp. instruon en la instruoleĝo de Nederlando. Jam du gravaj instruistaj organizoj, kiuj partoprenis ankaŭ la kunvenon, en kiu stariĝis la nomita komitato, promesis elekti delegiton en la kom. Tiuj du ligoj estas la moderna «Bond van Nederl. Onderwijzers» k la neŭtrala «N. O. G.». Nia Ligo nombras nun jam 720 membrojn. (H. W. A.)

La Administracio ricevis jenan informon de iu Latvia K-do: «Mi petas ne plu sendi al mi «S-ulo»n k «LNE», ĉar ilin ricevi estas nun tre danĝera. La puno estas 4—5-jara malliberejo. Jam 3 n-ojn mi ne ricevis…»

K-doj en aliaj landoj respondu al ĉi tiuj frazoj per plej intensa varbado de abonantoj!

NIA POŜTO

16 285. — Ni enmetos vian artikolon, se estas loko.

Est. — Ni aperigos, se estas loko.

12 916. — «Popoldomo» k «Ĉe nia interna mondo» aperos certe, la alia, se loko estas. «Oficisto» estis sendata al red. de «LNE» en Moskvo, k ni ne scias pri ĝia sorto. Red.

8864 k multaj aliaj. — Vi mem kulpas. Multfoje ni jam skribis: «Ĉiam citu la celon de via pago sur la koresponda parto de via pagilo.»

4030. — Katalogojn ni ne plu havas. Noveldono nun ne ebla. Adm.

10 084. — Pro malmulta spaco nun disponebla estas tre dube, ĉu ni povos enpresi vian longan artikolon, kiun ni siatempe bone ricevis. Red.

KORESPONDADO

AŬSTRIO

K-do Anton Haindl, Kopernikusgasse 23, Graz, Steiermark, interŝ. PI, fotojn kĉl. Resp. garantiata.

BULGARIO

Vigla bulgaro (23 j.) petegas franciajn gesamideanojn garantii k havigi al li laborkontrakton, por ricevi fr. vizon. Pasporton li havas. Urĝe agu! Adr.: Petar Palatev, «18 Bezimena» 26, Bejanski kvartal, Stanimaka.

FRANCIO

K-do Klement Roig (masonisto), 18, rue de Générac [?], Nimes (Gard), kĉl, L, PI.

Ĉina K-do vojaĝanta Eŭropon koresp. kun eŭropanoj, prec. kun sovetianoj. Petas informojn pri K-do Vaselj Eroŝenko, la blinda esp-isto, kiu longtempe vojaĝis en Japanio k Ĉinio. Adr.: Hujucz [?] «Sennaciulo», 14 av. de Corbéra, Paris, 12.

K-do H. Senter (neesp-isto), Hilsenheim, Bas-Rhin, interŝ. PI, PM, kĉl. Resp. garantiata.

GERMANIO

— Viglan koresp-adon garantias 20 Gek-doj pri ĉ. temoj kĉl. Adr.: E. Winkelmann, Alt Brand, n-o 9 ap. Zwickau i. Sa.

K-do Giese, Haselbrunnerstr. 21, Plauen/Vogtl., kun gemetropolanoj, L, PI, gaz.

K-do Bernhard Bräuer, Oybin, n-o 10, b. Zittau/Sa., interŝ. L, PI, precipe kun elektristoj.

HISPANIO

Adresŝanĝo. — K-do Amadeo Bertomen nun loĝas: Tukuman, 1 — 2°, Valencia, kĉl nur PI.

K-doj Kongresvizitontoj!

Espereble vi ĉiuj legis la artikolon pri Rotterdam (S-ulo 294), laŭ kiu la sekcio R-dam de FLE intencas organizi komunan ŝipveturadon al Londono. Okazos ĉi tie la 2-an de aŭgusto intern. renkontiĝvespero, por kiu ni bezonas kelkajn eksterlandajn oratorojn. Profitu la interesan vojaĝon tra Rotterdam kaj anoncu vin kiel eble plej baldaŭ al H. Garten, Slachthuisstr. 20 b, Rotterdam.

[REKLAMO p.4] 15 GEKAMARADOJ de la Junulara Rondo Esperantista München (S. P.) serĉas gekorespondantojn en la tuta mondo. — Skribu al: K-do Richard Dingfelder, München, Bavario (Germ.), Sendlinger Str. 21/3.

ENHAVO

paĝo
Rifo sur la vojo 467—68
Voĉoj de SAT-anoj 468
Ĉu indigni aŭ kompati? 468—69
Konsideroj de japana SAT-ano 469
10-a Kongreso de SAT 469
Tra la movado, Nia poŝto, Korespondado 470

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

N.º 302, 17 de julio de 1930

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

6-a JARO, N-o 302 — LEIPZIG, 17./7. 1930

[BILDO p.1 | 28,4,72,14] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, antaŭ terglobo kun meridianoj kaj paraleloj.

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

APERAS SEMAJNE | REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. — ADMINISTREJO: R. Lerĥner, Kolmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS SEMAJNE

BILDOJ EL USONO

LUJ, LOS ANGELES

«Ĉu vi laboras?» estas la plej ordinara demando nuntempe. Preskaŭ ĉiam la respondo estas: «Mi ne povas trovi laboron.» Ĉie aroj da gesenlaboruloj serĉas laboron; ĉie afiŝoj: «Neniuj homoj bezonataj.»

Kelkaj gazetoj kulpigas la fremdulojn, k la ne-klaskonsciaj laboristoj legas k ripetas la malsaĝaĵon. Post la manifestacio — de senlaboruloj, je 6. marto, en kiu partoprenis ĉ. 40 mil personoj, la gazetoj kriis laŭte kontraŭ la fremduloj k insistis, ke la komunistoj ne estas usonanoj, almenaŭ ne tiaj, kiajn oni nomas 100-procentaj. La urbestro, Porter, antaŭmalhelpis perforte, ĝis sangofluo, la senlaborulojn kunveni antaŭ la urbdomo; sed 2 aŭ 3 semajnojn poste li permesis al filmfareja kompanio kun leono en kaĝo k multaj rigardantoj fari tion k persone bonvenigis la «reĝon de l’ bestoj». Nur blankuloj, kiuj naskiĝis en Usono, kun kapitalistaj ideoj, estas «amerikanoj» laŭ la usona ŝovinistaro.

La kapitalistaj gazetoj komentis, ke multaj en la manifestacio estis virinoj. Multe pli da virinoj laboras nun ol antaŭ la mondmilito. Virinoj grandparte anstataŭis tiutempe virojn k poste kun enkonduko de pli k pli novaj simpligitaj maŝinoj iliaj nombroj kreskis. Kompreneble se mastroj preferas fremdulojn, virinojn, junulojn k infanojn, tio estas nur ĉar tiel ili pli multe profitas. Salajroj de virinoj estas ĝenerale 8 ĝis 16 dolaroj semajne. Loĝejo k manĝaĵo kostas semajne 8—10—12 dolarojn. Multaj inter ili, same kiel viroj, laboras nur parttempe. Ĉe ĉenbutikoj (? Red.¹) k similaj laborejoj multaj laboras nur sabate k ricevas 1—2 dolarojn. Ofte la mastroj promesas, kiam dungitaj, pli da salajro, se oni laboras pli ol ekzemple 6 monatojn. Sed antaŭ 6 monatoj la mastroj maldungas ilin pretekstante mankon de laboro, k poste ili dungas aliajn virinojn.

La sperto de kuiristo montras, kiel la mastroj malplialtigas salajrojn. Li trovis laboron en restoracio. Laborhoroj k distanco de lia hejmo estis longaj. Fakte li foruzis 4 horojn ĉiutage sur la tramoj. La salajro estis 30 dolaroj semajne. Ĉar li estis sperta kuiristo k la enspezoj ĉe la restoracio plialtiĝis, li sufiĉe kuraĝis por peti plialtigon de salajro.

«Ĉu vi ne vidis la virinon, kiu ĉiutage alvenas ĉi tie?» demandis la ĉefo. «Jes.» «Ŝi volonte laboros por 10 dolaroj semajne.»

Kelkajn tagojn poste, kiam li revenis hejmen post vana laborserĉado, lia edzino informis lin, ke lia antaŭa ĉefo telefonis dum la tago, petante ke li revenu morgaŭ por labori. La ĉefo rakontis al li, ke la enspezo malplialtiĝis, dum li forestis, k ke la kuiristino estis maldungata. Tamen la ĉefo nur konsentis pagi semajne 15 dolarojn k la kuiristo tial daŭrigis laborserĉadon.

Verema persono serĉante laboron havas malpli da ŝancoj trovi okupon ol sperta mensogisto. Dungantoj faras ĉiajn demandojn, pri sperto, aĝo, naskiĝloko, kie oni laboris lastatempe, kial oni ne laboras tie nun, ĉu oni iam suferis je kapdoloro . . . eĉ en la plej simplaj k malalte pagataj okupoj. Maljunaj personoj havas preskaŭ neniajn ŝancojn. La estroj fariĝas pli k pli elektemaj. Persono 35-jara estas maljuna. Grandaj kompanioj postulas psikan ekzamenon k oni devas plenigi longan respondilon, eĉ se la laboro daŭros nur kelkajn tagojn.

Kiam mi demandis simplan laboriston, kiu ŝajne pli facile ol aliaj trovas laboron, kiel li tion faris, li respondis: «Estas facile, se oni havas protekton.»

Kaj li montris al mi rekomendajn leterojn de lokaj politikistoj k mastroj. Lia salajro neniam estas pli ol 20 dolaroj semajne. Spite tio li portas rekomendleterojn same kiel altranga profesoro.

Samtempe estas anoncita plialtigo de salajroj por kelkaj estroj en la loka urb-administracio k malpliigo de laboristaj salajroj en loka fabriko je 20 elcentoj. Estro de provinca malliberejo ricevos jare 12 mil dol., anstataŭ antaŭe 9 mil. Lia malliberejo enhavas troon da pli ol 300 personoj super la difinita kvanto (1450), por kiu ĝi estis konstruata antaŭ kelkaj jaroj.

Sufiĉe da leĝoj ekzistas, sed la leĝaj «fabrikoj» estas la nuraj, kiuj ĉiam estas plenokupitaj. Ĉiu nova leĝo produktas milojn da novaj krimuloj. La leĝoj estas malsamaj en la diversaj ŝtatoj k eĉ en najbaraj urboj. Tio, kio estas krimo en unu loko, estas virto en alia. Kial?

Fakte ĉi tiuj multaj malpermesaj leĝoj faras el ĉiuj krimulojn. Mi sidis en restoracio k observis grandan grasan pastron malobeanta lokajn leĝojn duoble en daŭro de unu minuto. Unue li transiris la straton en malpermesita loko, k due li sputis sur la trotuaron. Estas krimo esti sen laboro k sen mono. Pri la inteligento de la juĝistaro jena okazaĵo donas ideon.

Laboristo estis alkondukita antaŭ unu el la grasaj juĝistoj. «Montru al mi la kalojn sur viaj manoj!» postulis ĉi tiu. Tion la laboristo faris, dum li respondis: «Nun, via moŝto, demetu vian pantalonon k montru al mi la viajn!»

Policisto ĉi loke devas aresti ĉiumonate almenaŭ 60 personojn. Antaŭ kelkaj semajnoj juna banklaboristo

¹ Supozeble la aŭtoro aludas laborejojn, kie oni laboras «laŭ la ĉeno» (ruliĝanta rubando). — Red.

— página 2 —

472 SENNACIULO

estis motorbiciklanta, kiam li vidis apud la trotuaro du knabojn kun motorbicikloj. Pensante, ke ili havas motorajn malfacilojn, li ekhaltis. Dum ili interparolis, alvenis policisto k arestis ilin. La banklaboristo protestis, dirante, ke li eĉ ne konas la du aliajn k nur haltis por ilin helpi. Vane. Ĉiuj estis kondukataj al la malliberejo, fotografataj, mezurataj, pezataj k fingropresataj. Post tri tagoj ili estis liberigitaj. Nia junulo, kiu aspiris fariĝi bankoficisto, estis petata rezigni. Ŝajnas, ke oni havas regulojn en bankoj, kiuj malpermesas al personoj labori tie, se ili iam estis arestitaj. Lia patro konsultis advokatojn, sed ili nenion povis fari.

Ni ankaŭ havas ĉi tie tielnomatan «ruĝan eskadron» el 30 viroj, kies specialeco ŝajnas esti aresti komunistojn k rompi strikojn. Ili estas speco de policistoj sen uniformoj k tre malvirtaj. Ilia bruteco estas granda kontrasto al la belaj vortoj pri libero, frateco, egalo k libera lando, kiujn usonanoj ŝatas eligi el siaj buŝoj.

(Finota.)

ĴURNALISMO EN BRITIO

La disvolviĝo de «Daily Herald» (Ĉiutaga Heroldo), la organo de l’ brita Labor-Partio

Ĉiu esperantista propagandisto memoras esti trovinta antaŭ ne tre longa tempo, ĝis komenco de 1929, en rubriko «Memornoto» de «S-ulo» tre regule la nomon de «Daily Herald», tiu ĉefa laborista gazeto en Britio. Nu, ne estas pro la malapero de l’ esperanta rubriko en tiu ĵurnalo, ke ni volas paroli pri ĝi; estas pro tio ke ĝia disvolviĝo estas tre karakteriza, tiel por la ĵurnalismo en Britio, kiel por la laborista spiritostato en la lando de nia X-a.

Ne estas tiel facile, de financa vidpunkto, kiel en aliaj landoj, publikigi ĵurnalon en Londono. Ekzemple, en Novjorko la ĵurnalistoj havas malaltajn salajrojn, dum la manlaboristaj salajroj estas altaj. Novjorka ĵurnalo, k tio estas plej grava, ne celas disvastiĝi tra la tuta lando; la Novjorka gazetaro eĉ ne faris provon mortigi la lokajn ĵurnalojn en Boston k Filadelfio. En Novjorko, tiu areo surloĝata de 7 milionoj da loĝantoj, la distribuado estas simpla, k ĵurnalo povas trovi senpene la necesan disvastiĝon. En Londono, male, ĉiu ĵurnalo devas ekbatali pro la nacia merkato. Specialvagonaroj, pagataj de la Ĵurnal-eldonista Asocio, atendas ĉiun eldonon k transportas ĝin norden k okcidenten. La Londonaj gazetpakaĵoj pereigis la ordinarajn provincajn gazetojn, da kiuj ekzistis antaŭ kvardek jaroj ankoraŭ densa reto, kiuj estis solide bazitaj, kun malgranda disvastiĝo, sed ankaŭ malgrandaj elspezoj. Nur 2 aŭ 3 provincaj gazetoj postvivis.

La Londonaj gazetoj uzis la plej ekscesajn rimedojn por mortigi la aliajn ĵurnalojn. Asekursistemoj asekuras kontraŭ neniu pago ĉiun leganton de ĵurnalo, lian edzinon k liajn leĝajn infanojn. Ĉiuj grandaj urboj havas disvastigan personaron, eĉ agentojn, kiuj iras de domo al domo. La ĵurnal-formato pligrandiĝis, artikoloj estas verkataj (pli vere — subskribataj) por ĉiu numero de eminentuloj je fantaziaj prezoj. Fine, neniu ĵurnalo starigas sian buĝeton sur la abonant-enspezoj, sed sur la anoncoj. Unu-anonc-paĝo en granda ĉiutaga gazeto Londona kostas facile 5000 dolarojn.

Ĉi lastan enspezfonton ĝenerale ne havas laborista ĵurnalo. Kaj en la tempo, kiam «Daily Herald» estis la eĥo por la revoluciaj okazoj en postmilitaj jaroj, la Londonaj aferistoj montris severan klaskonscion k rifuzis doni al ĝi anoncojn malgraŭ ĝia vendiĝo je 300 mil ekzempleroj.

Londona ĵurnalo kun eldonkvanto de 300 mil ekzempleroj mortas, se ĝi ne ricevas subvenciojn. Krome, granda ĵurnalo devas enteni: 1. multnombrajn ilustrojn dissemitajn inter la teksto de novaĵoj, k krome plenan paĝon da bildoj; 2. paĝon de lokaj novaĵoj; 3. plurajn sport-paĝojn; 4. ĝeneralajn sciigojn pri krimoj, bruloj, disputoj, sensaciaj tribunal-okazoj ktp. sur pluraj paĝoj; 5. politikajn aktualaĵojn; 6. eksterland-informojn; 7. paĝon kun komentoj k opiniesprimoj; 8. «special»paĝojn, rilatajn al libroj, teatroj, filmoj aŭ aliaj temoj; 9. felietonon k laŭeble skandal-rakonton; 10. virinan paĝon kun kuir-receptoj, mod-priskriboj, infan-historietoj. Ĵurnalo, kiu ne enhavas tiujn rubrikojn, laŭ brita konsidero ne estas ĵurnalo.

«Daily Herald» staris do antaŭ tre malfacilaj taskoj: la 17-an de marto 1930 ĝi solvis ilin, aŭ . . . ĝi kapitulacis (pri tio ni ne povas klare vidi). Ĝi havas nun bildojn, asekuron, specialpaĝojn, bone pagatajn kunlaborantojn, ktp. Ĝis 1923 la ĵurnalo estis sendependa, atakema, reprezentis la maldekstran alon (flankon), kun eldonkvanto de 300 mil ekzempleroj. Poste pro financaj malfaciloj, ĝi transiris en la manojn de l’ Labor-Partio k Sindikat-Unuiĝoj. Ĝi fariĝis pli modera. Pli malfrue nur la estraro de l’ Sindikataro havis ĝin en manoj. Lastatempe ĝi lasis 51% de l’ akcioj al granda preseja firmo k konservis mem nur 49%. Sekve la laborista movado perdis la kontrolon super la ĵurnalo; tamen necesas aldoni, ke pri la «politiko» la decido restas en la manoj de l’ Sindikatara estraro. En okazo de neinterkonsento pri la vorto «politiko», arbitro, kiu devas esti «labor»-tendenca, decidas.

Sed al tio, praktike, necesas rimarkigi, ke la socialista politiko esprimiĝas ne nur en fruntartikoloj, sed en ĉiuj detaloj, en ĉiuj fakoj de gazeto, en la maniero kiel estas prezentataj okazoj, kiaj faktoj estas elektataj k kiaj nepublikigataj. Multo dependas de la redakcia opinio. Oni konservis la malnovan redakcion socialist-tendencan, sed en malpli grava pozicio, kun pli altaj salajroj. Multaj novaj ĵurnalistoj, venintaj el kapitalistaj rondoj, akiris estrajn postenojn, kelkaj socialistaj redaktoroj ankaŭ nove enkondukiĝis. La ĉef-eldonisto restis la sama.

Ĝis nun «Daily Herald» en sia nova formo de granda ĵurnalo ne montris signojn de malforto. Ŝajne nenio ŝanĝiĝis, krom la aldono de specialpaĝoj k la aliaj por granda ĵurnalo necesaj akcesoraĵoj. Enestis ankaŭ jam artikoloj de Ŭels (Wells) k Ŝa (Shaw), detektiv-felietono, k multaj lokaj k sportaj novaĵoj. Per la kutimaj metodoj oni progresigis la disvastigon. Kiu varbas novan abonanton, tiu ricevas kvaron-dolaran mondonacon; kiu legas 60 sinsekvajn numerojn, tiu ricevas fotografan aparaton. Tiel nuntempe jam la ĉiutaga disvendo superas unu milionon da ekzempleroj.

Sed la eldonistoj ne haltas ĉe tiu atingo, ili ekpreparas specialan eldonon por la nordo, aperigotan en Manĉestro (Manchester), kie ĵus okazis por la envojiĝo de tiu entrepreno grandiozaj amaskunvenoj k manifestacioj. Laŭ la antaŭvidoj tiu plua paŝo signifas, ke la gazeto posedos baldaŭ minimume 2 milionojn da legantoj!

POR EVITI LA RIFON

[BILDO p.2 | 43,41,56,49] Granda nigra triangulo (la rifo) inter la vortoj «LA» kaj «RIFON».

1. LISTO:

Eŭtrapel . . . . . 25 fr. frankoj Iŝelie[?] . . . . . 25 „ „ Herezulo . . . . . 25 „ „ E. Lanti . . . . . 25 „ „ N. B. . . . . . . 25 „ „ 1768 . . . . . . . 25 „ „ Aber . . . . . . . 25 „ „ 55 . . . . . . . . 25 „ „ 200 fr. frankoj

KUN TIU ĈI NUMERO ESTAS EKSPEDATA «LA LERNANTO»

[BILDO p.2 | 87,93,92,97] Kvinpinta nigra stelo apud la sciigo pri «La Lernanto».

— página 3 —

SENNACIULO 473

LA VALENCIA POPOLDOMO

Ludoviko (12916)

Valencio, kiel ĉiu iom grava urbo, havas sian popoldomon, sed ho ve! ĝi estas malbelega domego kuŝanta meze de la bordela kvartalo, k aspektas pli kiel kaŝejo de ŝtelistoj ol kiel hejmo de laboristoj. Mi donu koncizan skizon pri ĝia historio: Antaŭ dek jaroj sekve de granda penado de la loka sindikataro, oni sukcesis interesi la urban konsilantaron komenci konstrui novan domon en pli higiena, bela k deca loko de la urbo; la K-doj masonistoj unuan fojon starigadis konstruon, kiun ili mem ĝuos kune kun siaj samklasanoj el ceteraj profesioj. La Valencianoj vidis ĉiutage kreski pli k pli alten la murojn, el moderna stilo, pretajn por iĝi ŝirmejo k nesto de la tuta urba gelaboristaro en ĝia sindikata vivo, sed . . . post la paso de kelkaj monatoj, kiam la konstruo jam havis aspekton je io taŭga, la rustoplena sabro de l’ reĝa servisto generalo Primo de Rivera haltigis per malĝentila bato la tre bonajn dezirojn de l’ laboristoj por havi utilan propran sidejon.

La maldekstran urban konsilantaron anstataŭis alia tute «freŝa» plej reakcia, kiu por igi efektiva sian devizon: «Konkordo inter kapitalo k laboro» ĉesigis tuj la daŭrigon de la masonlaboro por la nova popoldomo, k denove sen espero, la valenciaj laboristoj k eĉ junaj laboristinoj devis trapaŝadi, por ĉeesti kunvenojn, pagi kotizojn aŭ legi en la biblioteko, la malpurajn stratetojn, kie plene regas la malĉasto k malvirto kiel feĉo el nuna sociordo, makulo k honto en la modernaj urboj.

Sola k senhelpa restis la ekkonstruo, la pluvo, la vento k la suno ĝin malnovigis k kio devis esti citadelo de la proleta forto, aspektis kiel ruino . . . dum freneza malŝparo de l’ publika mono per groteskaj karnavaloj flatantaj la diktatoron aŭ per stultigaj religiaj ceremonioj.

Pasis for la unua diktaturo, jen do ni havas duan, kiu kaŝas siajn ungegojn per blankaj plej elegantaj gantoj. Nova «konvena» urba konsilantaro, kun mikso el dekstruloj k nur kelkaj maldekstruloj, regas la urbon, k denove nun aktualiĝas la nepra neceso finkonstrui la domon.

Kredeble «bonaj» deziroj k promesoj ne mankos — oficiala vazelino por mildigi la ribelemon de l’ popolo — sed ĝis nun ankoraŭ staras ruine, por nia honto, la nudajn brikojn montrantaj muroj de tio, kio jam de longe estus finkonstruita, se tiel estus nia obstina volo.

PENSOJ POST LA UNUA DE MAJO

H. Nielsen (11082), Danio

En n-o 296 K-do Knourek, Vieno, miris, ke troviĝas laboristaj kooperativoj, en kiuj povas diskutiĝi la demando: Ĉu povus aŭ devas festi en unuamaja tago kooperativ-laboristoj? Kaj li rajtas miri; sed ĉi tie en Danio ne estas pli bone ol en Holando. Ĉiuj butikoj malfermas en la 1-a de majo, do ankaŭ la vendejoj de la kooperativoj. Kompreneble la organizitaj laboristoj (ekster la butiko) same kiel la laboristoj ĉe ĉiu ajn alia entrepreno havas duonan libertagon, dum kiu estas aranĝata la unua arbarvizito de la jaro. La promenado al la arbaro okazas en vicoj k sub la «ruĝaj» standardoj de la profesi-unuiĝoj. Mi akcentis «ruĝaj», ĉar mi eĉ vidis standardon, kiu sur antaŭa flanko estis ruĝa kun surskribo de la nomo de l’ sindikato, k aliflanke oni vidis — ho, sankta naivo! — la danan nacian flagon. La homoj sub la standardoj estas ĝojaj. Estas ja bela vetero en tiu tago, k la kunportita manĝaĵo devos bongusti en la verdaĵo. En la manifestacio ankaŭ troviĝas kelkaj orkestroj, kiuj ne hontas ludi iajn naciajn melodiojn. Nu, tio havas nenian signifon; ni ja ĉiu amas nian malgrandan, belan landon! Antaŭ la manifestacio paŝas iuj dikventruloj. Ĉi tiuj estas la laboristaj gvidantoj. Vi povas vidi, ke hodiaŭ ili penas por aspekti «popolaj». Oni tute ne devus supozi, ke ili ĉiutage partoprenas kortegajn festojn, diboĉojn de grandkomercistoj ktp. Alveninte la arbaron paro el tiuj gvidantoj parolas pri la grandaj rezultoj, akiritaj dum la socialdemokrata regado, k poste oni manĝas, trinkas k dancas. Tio estas laborista festo en altkultura lando!

Estas logike, ke la konsciaj laboristoj perdas sian intereson pri tiaj festoj, eĉ tiagrade, ke kelkaj sindikatoj fiksis monpunon por tiuj, kiuj restas hejme. Nur ĉ. 10% el la membraro partoprenas la ordinarajn kunvenojn. La kaŭzo certe estas, ke oni tute politikigis la sindikatojn, kiuj devus esti nur ekonomiaj batalorganizoj. Cetere, mi ne volas ĉi tie disvolvi teorion pri tio, sed nur konstati fakton: ke dum la socialista regado neniam okazis konfliktoj inter Kapitalo k Laboro, kvankam pli ol unu fojon la situacio estis tre streĉa. Estas ja cetere malagrable sendi siajn proprajn policistojn k soldatojn kontraŭ siaj propraj balotintoj k «kamaradoj»!

DISKUTEJO

Internaciismo — Sennaciismo

E. L. pridiskutas en sia artikoleto «Anarkismo pri sennaciismo» la problemon, ĉu anarkistoj povas esti sennaciistoj (vd. n-on 297. E. L. disvolvas tiun demandon ĝis la konstato, ke ne nur anarkistoj, sed same komunistoj k socialistoj ne estas sennaciistoj, sed nur internaciistoj. Estus bone pliakrigi la atenton de l’ SAT-anaro je tiuj demandoj, des pli ke ĝia granda parto apartenas al iu ajn partio el la laborista movado.

Ne sufiĉas laŭ mia opinio nur konfirmi, ke en tiu aŭ alia literaturo oni ne pritraktas la problemon pri sennaciismo. Necesas ankaŭ malkovri la rilatojn al ĉi tiu demando. Mi intencas klarigi, kial komunisto restas «nur» internaciisto.

Unue necesas memori, ke nuntempa nacia kulturo antaŭ revolucio estas burĝa kulturo celanta fortigi la nacian malamikecon, sur kiu baziĝas la tuta burĝara potenco. Necesas klarigi al si la bildon de nuntempe persekuto al naciaj malplimultoj en ĉiu burĝa lando, por kompreni, ke la tasko de klaskonscia proleto devas esti batalo por alproksimiĝo de proletoj k duonproletoj diversnaciaj por komuna batalo pro renverso de bienuloj k burĝoj. Sed por ke neniiĝu ankaŭ la antipatio, kiun sentas laboruloj de persekutataj nacioj al proletaro de regantaj ŝtatoj premantaj tiujn naciojn, oni bezonas neniigi iun ajn privilegion de iu ajn nacia grupo. Estas necesa absoluta egalrajteco de nacioj k agnosko de l’ rajto de ĉiu kolonio k senrajtigita nacio apartiĝi.

Post proleta revolucio la bildo aliiĝas, radike aliiĝas la esenco k signifo de nacia kulturo. Ĉi lasta iĝas nacia nur lingve, nur forme, sed ĝia enhavo iĝas proleta. Oni do ne povas transsalti senpere al unu sola lingvo preterirante la fakton de ekzistado de naciaj lingvoj. Oni ankaŭ ne povas levi milionojn el la proleta klaso al konscio, doni al milionoj sciencon en alia lingvo ol nacia. Estas sekve senutila kulturo fermita por laborularo, kulturo kiu baziĝas sur alia lingvo ol tiu, per kiu parolas milionoj. Tial tiaspeca teorio pri sennaciismo estas fremda al marksismo.

Lukjanjuk, Artemovsk (Sovetio).

Mi ne diskutos hodiaŭ la demandon, ĉu la s e n n a c i i s m o estas aŭ ne «fremda al marksismo». Marks mem, tedite de la diroj de spirite sklavaj disĉiploj, iun tagon diris: «Sed mi ne estas marksisto!» Estas ja tre danĝera spiritostato konsideri, ke la marksismo estas iu dogmo nediskutebla.

Estu konsentite kun K-do Lukjan-

— página 4 —

474 SENNACIULO

SENNACIULA VIRINA PAĜO

SUB LA KONTROLO DE VIRINA SEKCIO DE SAT. — RED. ADRESO: ELMA ADAMSON, BOX 73, GÖTEBORG (SVEDIO)

ĈU SPECIALA VIRINA RAJTO?

Progresema kuracisto dum diskuto pri la malagrabloj k malhelpoj, kiujn la virinoj havas dum la menstruacia tempo, diris al mi: «Kial do la feministinoj nur batalis por ĉiurilata samrajteco kun la viroj, ke ekzemple virino povu okupi ĉiun ajn profesion je sama salajro kiel la viroj? Mi ne kontraŭas tion, sed ili do konsideru la naturajn funkciojn de la virina korpo k batalu ĉefe por speciala virina rajto, ke ekzemple ĉiu laboranta virino rajtu forresti ĉiumonate 3 tagojn dum la menstruacio (kompreneble tiu tempo devus esti pagata).»

Mi multe pensis pri tiuj vortoj k devas pravigi tiun kuraciston. Ni inoj ĉiuj mem spertis, ke dum la menstruaciaj tagoj la korpo bezonas pli da ripozo. Cetere ja ne ĉiuj virinoj same suferas tiurilate, sed streĉo estas por ĉiuj, k la plej multaj tre malutilas al sia korpo, ĉar en la laborejoj ili samstreĉe devas labori kiel dum la cetera tempo. En paroladoj ni aŭdas k en libroj legas, kiel ni mem jam spertis, ke dum tiuj tagoj nia korpo bezonas ripozon k la ekscitiĝo tre malutilas. Sed nur la riĉulinoj povas agi tiel k dum tiu tempo flegi sian korpon; eble ankaŭ pro tio ili pli longe aspektas freŝaj k junaj ol laboristinoj.

Kvankam ankaŭ mi konsentas samrajtecon al virinoj, mi tamen opinias, ke same devas esti konsiderata la diferenca korpostato de l’ virino k tial pledas por speciala virina rajto. Mi mem ne estas inter la vicoj de l’ feministinoj k pro tio volonte aŭdus la opinion de l’ al tiuj organizoj aliĝintaj SAT-aninoj.

Sennaciulino 2055.

juk, ke oni povas doni kulturon al iu ajn popolo nur en la lingvo, kiun komprenas tiu popolo. Kaj, ĉar la diversaj laboristaj partioj faras nenion por propagandi en la publiko esp-on k inter siaj membroj jam ĝin apliki, estas do tute logike, ke ili povas fari nur i n t e r n a c i i s m a n politikon.

La vidpunkto — vere tre mallarĝa — de nia K-do estas do tute ĝusta k logika. Li cetere ne nomas sin sennaciisto k klarigas, kial li estas «nur» internaciisto. Neniu SAT-ano ja estas devigata agnoski sennaciismon. Sed ridinda k mokinda estas la sinteno de tiuj, kiuj volas samigi internaciismon k sennaciismon. Ili similas al tiu grasa k manĝema monaĥo, kiu nomis kuniklon karpo por povi ĝin manĝi iun sanktan vendredon, kiam estas malpermesite de la katolika eklezio manĝi viandon . . . E. L.

LA VIRINOJ DE ALĜERIO

Kiel ĉe ĉiuj mahometanoj, la virino en Alĝerio okupas tre malaltan pozicion rilate la viron. Kiam ankoraŭ nur 14-, 12- eĉ 8-jara, ŝi devas surmeti la vualon k atendi edziniĝon, kiu estas aranĝata de la parencoj, kun edzo, kiun ŝi tute ne konas. Li donas aĉetprezon, k pro tio la edzino sklaviĝas. Ŝi devas kvazaŭ algluiĝi al sia hejmo k interesiĝi nur pri sia edzo. Tiom kaŝita k mistera ŝi estas, ke aliaj viroj ne devas prialudi ŝin ĉe la edzo! Sed ĉe lia flanko estas plena libero, eĉ por forigi ŝin, en kia okazo ŝiaj gepatroj devas redoni la edzec-prezon. Kvar edzinoj estas permesataj de l’ Korano k ofte la uzo de tiu permeso dependas ĉefe de la labor-plenumendaj cirkonstancoj, ekz. terkulturisto alprenas kelkajn edzinojn por helpi en la kampoj. Verdire, kelkfoje la edzino mem petas al sia edzo, ke li prenu duan kunulinon, se la laboro jam iĝis tro peza por unu.

Inter la araboj, la hered-rajto estas multe malpli valida por la virinoj, ol por la viroj, inter la kabiloj, tute nula. La arabino, kompreneble, estas tre nekulturita; kiel multaj eŭropaj virinoj, ŝi havas eĉ malbonan guston ĉe plej personaj aferoj, ŝatante artifikajn florojn pli ol naturajn, tro krudan intermikson de koloroj ĉe la vestoj ktp. Eble ŝi pli nescias ol ili la zorgadon pri infanoj, kun rezulto, ke ekzistas tre altnombra infanet-mortado en Alĝerio. Ŝi kontentas en sia laboro per dommastrumado k kamp-kulturo k rifuzas esti «organizita» por fari tapiŝojn ktp. (la kudrado, kiel en Hindio, estas farata de la viroj), per tio montrante almenaŭ pli da inteligento ol eŭropaninoj, kiuj laboras en fabriko k, reveninte, tuj komencas mastrumadon.

Estas espero, ke la stato de ĉi tiuj virinoj pliboniĝos. Ili devas finfine aŭdi pri la antaŭeniĝo de la turkinoj k egiptinoj, eĉ la hindinoj; ili devas ekscii, ke mahometana reĝino en Afganistano demetis la vualon k moderniĝis . . . Ankaŭ la poligamio estas malpliigita per la ekonomia k teknika progreso; se nove-konstruita kanalo ebligas akvumon al la bieno de arabo, do li ne plu bezonas kvar virinojn por alporti akvon; kun modernaj mastrumiloj, la endoma laboro ne tiom pezas kiel antaŭe. Tiel do tio, kion nomas «morala» eŭropan-kristanoj, sin montras simple materialisma afero.

Kompil-tradukis E. K. L.

[REKLAMO p.4] APERIS! Plena Vortaro de Esperanto 536 pĝ. Postulu senpagajn specimen-paĝojn ĉe Administrejo aŭ Direkcio de SAT.

EL LA ESTINTO DE L’NORDRUSA VIRINO

VIRINO-SKLAVINO. Kelkaj historiistoj jesas, ke en praaj tempoj la slava virino estis pli libera, ol orienta k eĉ okcidenta virino. Mi nenion scias pri tiu tempo, sed mi scias, ke la kristana rusa virino estis k ĝis nun ofte estas sklavino. Mi ne parolas pri mezazianinoj, kiuj ofte ne havas homajn rajtojn; — ne, eĉ virino de rusa nacio estas senrajta. Laŭ la antaŭrevolucia leĝo ekzistis multegaj oficoj, kiujn plenumi rajtis nur viro. La leĝo devigis edzinon ami k obei sian edzon; se ŝi foriris de sia edzo, ĉi lasta rajtis ŝin revenigi per polico. La infanoj, naskitaj de l’ fraŭlino, ne havis multajn rajtojn, kiujn havis «laŭleĝaj» infanoj.

EDZINIĜO DE AVINO NATALIO. Patro k edzo estis veraj sinjoroj de la virino. Jen kion rakontis al mi avino Natalio, 90-jara patrino de mia hejmmastro. La gepatroj decidis ŝin edzinigi kun riĉa, sed kruela fraŭlo Demetro en malproksima vilaĝo. Ŝi ne amis lin, ŝi amis iun najbaran fraŭlon — sed tio ne estis malhelpo por la gepatroj:

— Niaj lokoj estas malsataj, — ili diris, — k Doriŝĉi estas apudborda vilaĝo: ci ĉiam povas manĝi fiŝojn — k iufoje ci sendu fiŝojn al ni.

Kaj Natalio devis edziniĝi. La patrino sciis, ke Demetro estas kruelulo; k ŝi ordonis al la filino: — Neniam plendu, por ke neniu povu scii, ke li cin batas. Silentu k toleru. Nur kiam ci estos tro turmentata k ne povas toleri — foriru en stalon, ĉirkaŭprenu la foston — k ploru, ploregu, dum neniu vidas cian ploron. Kaj poste venu al la edzo gaja, por ke li estu kontenta pri ci.

Kaj Natalio bone plenumis la ordonon de l’ patrino. Demetro ŝin bategis ĝis svenoj. Unufoje li, veturante ebria el iu festanta vilaĝo, dum kelkaj kilometroj ŝin bategis per vipo. Sed ŝi neniam plendis — k la amikinoj enviis ŝian feliĉan vivon. Suferegi sen ia kompato — ĉu tio ne estas plej terura suferego!

FIERA FRATINO. La plej aĝa fratino de Natalio tute ne edziniĝis k estis virgulino ĝis sia morto. Ĉiam viroj ofendas sendefendajn solulinojn — sed ŝi ne timis ofendojn k ne volis dependi de iu. Ŝi eĉ rifuĝ-akceptis fraton-paralizitoN, kiun sanaj k riĉaj fratoj ne volis senpage nutri. Ŝi loĝis en la sama kabano kun la frato, nur en aparta ĉambro. Por ne dependi de ili, ŝi venadis hejmen ne tra la pordo komuna, sed tra fenestro. Tiu energia virino povus esti mondfama aktivino;

— página 5 —

SENNACIULO 475

sed tiutempe ŝi estis nur nekonata «bobilka» (mizera solulino).

NUN LA VIRINO VEKIĜAS. Soveta registaro donis al la virino samajn rajtojn, kiel al la viro. Certe, ne tuj virino ekestis tiel konscia por uzi ĉiujn rajtojn k ekesti libera. Sed pomalmulte ŝi vekiĝas. Mi memoras unu ĉiam silentantan virinon, kiu iufoje riproĉis sian edzon — kial li neniam ŝin lasas en la vilaĝajn kunvenojn.

— Ci neniam komprenas, — ridis la edzo.

— Kaj ĉu ci ne estas kulpa? Se ci min klerigus, mi komprenus ĉion, kion ci.

Ofte nia junularo spektaklas. Ĝi preferas spektaklojn pri fianĉinoj, kiujn la gepatroj edzinigas perforte. Kaj nur tiu, kiu aŭdas la kortuŝajn monologojn de l’ aktorino, kiam ŝi ploregas aŭ riproĉas la gepatrojn, — nur tiu povas senti la malamon de nova vekiĝanta virino al la malbeninda estinto.

Nik. Usov (16 087). Doriŝĉi, Leningrada provinco.

TRA ESPERANTIO

RAPORTARO DE LA PLENUMKOMITATO DE SAT

pri la agadjaro 1929/30 (1. julio — 30. junio)

A) RAPORTO DE LA DIREKCIO

Pro manko de spaco sekve de la malampleksigo de «S-ulo» ni povas presigi la raportaron nur en tre resumita formo. En la raportoj legotaj ĉe la Kongreso ĉiu punkto estos pli detale pritraktita.

Konsisto k funkciado de l’ Plenum-Komitato. Sekve de la kreo de nova SAT-revuo «Sennacieca Pedagogia Revuo» laŭ la paragrafo 19-a de la Statuto la redaktoro de tiu revuo devis eniri la P. K. Tiel okazis koncerne K-don H. Stej, Bournemouth, kies elekton unuanime konfirmis la Ĝenerala Konsilantaro. Plue deklaris K-do Bartelmes je 22. majo 1930 sian eksiĝon el la P. K., sekve de la akcepto de propono III el lasta voĉdono de la membraro, kiu senigas lin je la rajtoj de ĉiu ordinara membro, ĉar li estas dungito de la organizo. En la P. K. elektis kiel novan direkcianon la Pariza SAT-anaro en kunveno de 2. junio 1930 K-don Aber (Habert), 55. (Tiu elekto por esti tute valida devas esti konfirmita de la Konsilantaro). Sume la P. K. konsistas do nuntempe el 10 membroj: a) 6 direkcianoj en Parizo, la urbo de l’ sidejo de SAT: K-doj Lanti, Banmer, Kaŝon, Glodo, Marso k Aber; b) 4 ekster-parizaj anoj, nome K-do Lerĥner (Leipzig) senigita je voĉdonrajto laŭ la nova teksto de l’ Statuto) por la Administracio, K-do Bässler (Leipzig) por Esp.-Servo, K-do Demidjuk (Moskvo) por Red. Komitato de «La Nova Epoko», K-do Stej (Bournemouth) por «Sennacieca Pedag. Revuo». En marto 1930 la K-doj de la ĝisnuna Literatura Komisiono en Odeso rezignis siajn funkciojn pro troa okupiteco; rilate al novelekto ni turnis nin al la Ĝen. Konsilantaro. La 6 Parizaj membroj de la Direkcio kunvenis regule k interkonsentis preskaŭ ĉiam unuanime pri la faritaj decidoj, en kelkaj okazoj per voĉ-plimulto. La ĉefaj punktoj estis submetataj al la Ĝen. Konsilantaro.

Rilatoj inter P. K. k Ĝen. Konsilantaro. La nova Konsilantaro respondis en multe pli kontentiga proporcio, ol la antaŭa, la 4 de la Direkcio senditajn cirkulerojn. Tiel respondis al la unua cirkulero de l’ raportjaro 13 Konsilantoj el 14, al la dua 11 Konsilantoj. Per siaj konsiloj, sugestoj k precipe per la ĝenerala aprobado de nia laborado, ni havis firman apogon por nia agado en la Ĝ. K. k ni ne faris iajn «memstarajn» decidojn pri gravaj demandoj.

Niaj rilatoj kun LEA-oj. Por vivigi la t. n. Göteborgan Konvencion, faritan en 1928 inter SAT k LEA, al kiu dume aliĝis ĉiuj ekzistantaj LEA, (escepte la finnlanda, kiu ankoraŭ ne finpritraktis la aferon, sed varbas inter siaj anoj por SAT), ni sendis al ĉiuj LEA en 22. febr. cirkuleron, konigante la bedaŭrinde preskaŭ tute negativajn rezultojn rilate al komuna afiŝego k al speciala bulteno dediĉita al laboro de LEA, k sendante tekston pri-SAT-an por traduko en naciajn lingvojn k aperigo en LEA-gazetoj. Ĉiuj gazeteldonantaj LEA promesis k grandparte plenumis enpresigon de tiu teksto.

Pro la fakto, ke SAT estas malpermesita en Hungario, la tiea LEA ne povis ĝis nun formale aliĝi al la Göteb. Konvencio. Plej modelan sintenon montras sendube NFLE (la nederlanda LEA), kiu en ĉiuj n-oj de sia «Laborista Esperantisto» agitas por SAT en plej varia formo. Ĝenerale la div. LEA pli malpli precize obeis la Konvencion.

Jarlibro. Ĝi aperis en difinita dato, t. e. komence de l’ jaro, k ni supozas, ke niaj K-doj ŝatos ĝin havi ankaŭ estonte je tiu dato k en tiu formo. Pri ĝia teknika flanko vi aŭdos en la raporto de l’ Administranto.

Kreo de nova revuo. La kreo de l’ «Sennacieca Pedagogia Revuo» estas la rezulto de vigla pens-interŝanĝo inter Direkcio k K-do Bubu, la gvidanto de de l’ TEPS (Edukista SAT-Servo). Ĉar la plano estas provizore aperigi ĝin nur ĉiudumonate, ni kredis taŭga konfidi la preslaboron al presejo en Moskvo, por tiel iom senŝarĝigi nian kreditkonton en Moskvo ĉe SEU. Diversaj K-doj intertempe plendis pri la malakurata apero de tiu revuo k ĝiaj teknikaj mankoj. Bedaŭrinde ni ne povas kontentigi la dezirojn de tiuj K-doj, ĉar por eldoni aliloke tiun revuon mankas al ni tute la monrimedoj. La prokrasto k malreguleco en la apero neniel dependas de la respondeca redaktoro, K-do Stej, kiu liveris ĉiam tre akurate la manuskriptojn. Ĉe la verkado de ĉi-raporto la 2-a n-o de SPR ne ankoraŭ aperis, kvankam jam delonge la manuskriptoj por la 3-a n-o estas senditaj.

Administracio. La stato de dungitaj personoj restis la sama kiel en antaŭa jaro: K-doj Lerĥner R., administranto, K-do Platiel, librotenisto, K-dino Lerĥner k K-do Thieme, ekspedado k korespondado. Klopodoj kun celo lui pli grandan ejon interrompiĝis sekve de la plimalboniĝo de l’ financa situacio. La administrado teknike multe pliboniĝis dum lasta jaro, dank’ al ekaranĝo de librotenado laŭ moderna sistemo. La kontlibro-kontrolado nun funkcias laŭorde, post kiam la Leipziga SAT-anaro je 7. majo elektis tri libervolajn revizorojn.

Redakcio. Dungita restis kiel redaktoro K-do Bartelmes. Krom la redaktado por «S-ulo» li sekretarias por la Redakcio k parte por la Asocio, korektis presprovaĵojn de «La NE» k «La Lern.» kompilis plurajn n-ojn de «La NE», kontrolis la manuskriptojn por «Senn.Ped.Revuo» antaŭ sendo en presejon, korektis la trad. k legis la presprovaĵojn de «La Fera Kalkanumo», ktp. K-do Lanti en siaj liberaj horoj, dediĉis, krom al la peniga k ofte tre malfacila gvidado de «S-ulo» sian tempon al la definitiva plenumo de l’ Plena Vortaro per daŭra kontrolado k traktado kun la aŭtoroj k presejo.

«La Nova Epoko» estis fariĝinta, dank’ al la memstarigo de l’ pedagogia parto, ĉefe literatura revuo kun malgranda scienca parto. Ĝiaj disvolviĝaj perspektivoj estus certe pli bonaj, se

AL NIAJ KUNLABORANTOJ!

Pro malampleksigo de la gazeto ne povas aperi ĉiuj manuskriptoj, kiujn ni ricevis k juĝis taŭgaj por enpreso. Ni petas do la K-dojn, kies artikoloj tute ne aŭ nur prokraste aperos, konsideri la nunajn cirkonstancojn k senkulpigi nin. Red.

— página 6 —

476 SENNACIULO

ni estus povintaj konservi ĝian amplekson de 32 paĝoj k . . . se la ĝisnuna redaktoro fine konsentus liveri akurate la manuskriptojn. Sed same kiel «S-ulo»n trafis ĝin en junio la paĝlimigo, pro netranspago de mono el Sovetio. La projekton eventuale presigi la revuon en Moskvo la plej multaj Ĝen. Konsilantoj malaprobis, post la spertoj faritaj pri «Senn. Ped. Revuo». La kontakto, kiun ni havis kun la respondeca redaktoro k la Red. Komitato, estis tute nesufiĉa.

Kontrol-Komitato. Post renovigo de nia mandato per la Ĝen. Konsilantaro, ni okupis nin pri la tasko ellabori k validigi (laŭ la komisio entenita en la finrezolucio de l’ 9-a Kongreso) komune kun la Ĝ. K. regularon por funkciado de Kontrol-Komitato, difinante ĝiajn rajtojn k taskojn sur la bazo de nia Statuto. Projekto estis prezentita al la Ĝ. K.-anoj en januaro 1930, k post ricevo de l’ rimarkoj post aldonoj k ŝanĝetoj ĝia definitiva teksto estis prezentata en majo. La Ĝ. K.-anoj akceptis unuanime, tiom, kiom ili esprimis sin, t. e. 11 Konsilantoj el 14, la projekton, k laŭ la nuna stato de l’ respondoj rilate al la definitiva teksto ni povas konsideri la Regularon kiel akceptitan. Notinde estas, ke al la 11 konsilantoj, individuaj voĉoj, aldoniĝas la 3 kolektivaj voĉoj, kiujn laŭstatute rajtas la P. K.

Antaŭ ol tiu regularo povis esti ellaborita, jam en novembro 1929, la Kontrolkom. sendis al la Red. de «S-ulo» per sia sekretario K-do Vildebrand raporton pri de ĝi solvitaj konfliktoj por enpresigo. Ni avertis K-don V., kiu plendis pro neenpreso en dec. 1929, ke la postulo de l’ K. K. pri enpreso de raportoj ekster-ordinaraj estas nefundamentita, k ke necesas atendi la funkciigon de Regularo, dume ellaborota k submetota por akcepto al Ĝ. K. Malgraŭ tiu averto K-do V. respondis per protesto k sciigis en letero de 2. marto ke la K. K. unuanime decidis dumtempe proteste rezigni siajn funkciojn. Ni rimarkigis ke ni devas lasi al ili pri tiu paŝo la tutan respondecon. Post tio ni eksciis per letero de 26. marto de Kontrolkomitatano K-do Sproeck, ke nenia kunsido okazis, praviganta la decidon ĉesigi funkciadon de K. K., k ke li persone ne konsentas pri la ĉesigo k pretas garantii la pluan funkciadon. Ni submetis al K-do Vildebrand tiun staton de l’ afero, sed ne ricevis de li respondon. Intertempe ni ricevis plurajn plendojn de K-doj pri la agmaniero de tiu K. K. Pro ĉiuj ĉi motivoj: arbitra postulo de enpresigo, arbitra rezigno je siaj funkcioj, k plendoj kontraŭ ĝian farmanieron ni petas la Kongreson ne renovigi la mandaton al la ĝisnuna K. K. k subteni la tiurilatan proponon de l’ Novjorka SAT-rondo.

Literatura Komisiono. Dum la tuta raportjaro, ĝis fino de ĝia funkciado, la sekretario de L. K., K-do Rublov en Odeso, ne respondis al niaj leteroj, cirkuleroj k protokoloj. En marto 1930 la Lit. Kom. en Odeso likvidiĝis, pro tro-okupiteco de l’ tieaj K-doj, kiuj proponis siajn anstataŭontojn en Moskvo. Post tiurilata alvoko en «S-ulo» n-o 287 kandidatis K-do Nekrasov, Moskvo, kiu poste rezignis je favoro de K-do Hohlov en Moskvo por la sekretaria laboro k formado de nova Lit. Kom. Nur en junio ni povis submeti tiun ĉi kandidatecon al la Ĝen. Kons., sed dume la Kongreso povos esprimi sian opinion pri la problemo k eble trovi solvon. Laŭ letero de K-do Demidjuk de 8. junio diversaj laŭ sciigo el Odeso finpretigitaj manuskriptoj ĝis tiu dato, malgraŭ nia komisio, ne atingis Moskvon, kie ilia presiĝo povus esti ekpreparata.

[REKLAMO p.6] La 16-paĝa NUMERO 300-a de «S-ulo» kun siaj original-artikoloj pri nia movado, siaj belaj ilustroj, arta prezento estas la plej taŭga varbilo en la manoj de grupgvidanto k propagandisto! MENDU por 0,20 mk. g. po ekzemplero (rabato de 30% ĉe mendo de minimume 5 ekz.) ĉe ADMINISTRACIO DE SAT LEIPZIG O 27.

Eldonagado. Ĉiuj verkoj aperis dank’ al la monhelpo de l’ aŭtoroj aŭ de interesitaj personoj. Kaj, kiel vi scias, la eldono de la plej grava eldonaĵo, «Plena Vortaro», ebliĝis nur per la sistemo de antaŭmendoj kun samtempa pago. Ŝajnas, ke ni rajtas konsideri la aperon finfinan de tiu verko kiel plej gravan eldon-sukceson, precipe de morala vidpunkto, por l’ SAT-movado.

Esperanto-Servo. La Kongreso en Leipzig akceptis kiel eksperimenton lastjare la transformon de l’ antaŭa Esperanto-Servo, rezervante al K-do Bässler, la gvidanto de tiu Servo, specialan paĝon en «S-ulo». Antaŭe tiuj notoj ja iris nur per cirkuleroj apartaj en la manojn de gazetservantoj, kies adresojn havis K-do Bässler. Ĉe la akcepto de l’ propono pri transformo, farita de K-do Bässler, oni akceptis samtempe la laŭstatutan rajton de l’ Plenum-Komitato eventuale ĉesigi la novan eksperimenton. La 19. febr. 1930 K-do Bässler sciigis nin pri sia deziro forlasi sian postenon ĉe Esperanto-Servo pro troa okupiteco. Por kontentigi lian deziron, ni proponis, ke la materialo por la koncerna Paĝo estu sendita rekte al la Redaktejo de «S-ulo» k ke la redaktoro mem prilaboru ĝin. Tiun proponon ni submetis al prijuĝo de la Ĝ. Konsilantaro. Ĝis nun ne respondis sufiĉe da Konsilantoj al la koncerna cirkulero, por povi doni definitivan rezulton. Intertempe K-do Bässler sciigis nin je la 12. aprilo, ke lia opinio tiurilate ŝanĝiĝis k ke li deziras konservi la postenon. La 5. julio la Direkcio decidis ĉesigi la Esp. Servo-Paĝon en «S-ulo» sekve de la necesiĝinta malampleksigo de «S-ulo».

Protokolo de l’ 9-a Kongreso. Kvankam ĉiujare aperis en resumita formo la kongresprotokolo, neniam okazis plendoj pro tiu agmaniero. Tamen lastjare, post apero de l’ protokolo pri la 9-a Kongreso, pluraj K-doj, la samaj, kiuj dum la debatoj opoziciis al la Direkcio de SAT, plendis pri «falso» de siaj paroloj k postulis, ke la Red. de «S-ulo» enpresigu iliajn laŭdire «sole ĝustajn k aŭtentikajn» parolojn. En tiu okazo ni turnis nin unue al la Ĝ. K., kiu unuanime aprobis nian sintenon, t. e. ne denove komenci polemikadon sur la paĝoj de la gazeto per enpreso de t. n. «korektoj», kiuj sekvigus novajn respondojn. Rilate al unuanima aprobo de nia sinteno ni rimarku, ke post konatiĝo kun cirkulero al la SAT-perantoj fare de opoziciantaj K-doj nia Konsilanto K-do Izgur retiris sian aprobon antaŭe donitan. Ni ne scias, ĉu post konatiĝo kun la respondo de la Direkcio, sendita al ĉiuj Perantoj dum junio, K-do Izgur ree ŝanĝis sian sintenon. La protokolo de l’ 9-a Kongreso estas fakte legita k aprobita de ĉiuj 3 protokolintoj antaŭ sendo al la presejo. Se post pluraj semajnoj kelkaj K-doj decidiĝas protesti k sendi korektojn pri siaj paroladoj, ni diru, ke ni mirigas ilia eksterordinara memorkapablo. Ni ne dubas ke la Kongreso energie refutos tiujn akuzojn pri «falso», tro similajn cetere al la akuzoj faritaj lastjare kontraŭ la Direkcio pri «krimoj» k «eraroj» akuzoj facile elmontritaj kiel senbazaj.

10-a Kongreso. Ni akceptis la inviton de Londono por la 10-a, konforme al deziro de l’ 9-a Kongreso. Dank’ al restarigo de l’ diplomataj k komercaj rilatoj inter Britio k Sovetio partopreno de sovetiaj K-doj ŝajnis garantiita. Ni helpis al la Organiza Kongreskomitato laŭ niaj povoj per konsiloj k sugestoj k enpreso de l’ senditaj raportoj pri kongresurbo k kongresaranĝoj en la oficiala organo.

Monrilatoj kun Sovetio. Dum la tuta jaro ni sekvis kun zorga atento la disvolviĝon de l’ monproblemo rilate al Sovetio. Ni povis konstati post la lasta Kongreso sufiĉe gravan kreskon je membroj k abonantoj k libro-mendantoj el Sovetio; aliflanke fiksiĝis en novembro la monsumo konsentata por transpago dum tuta jaro 1929/30 je

— página 7 —

SENNACIULO 477

nur 4000 dolaroj (anstataŭ 4500 konsentitaj en antaŭjaro). Kaj eĉ tiun sumon ni ne ricevis. Ĉiu, kiu legis niajn klarigojn en n-o 301 de «S-ulo», komprenos, kial ni ne pli frue ĉesigis la liveradon de varoj al Sovetio. Ni ja ne povis kredi, ke la Soveta Registaro tiel malprofitigus laboristan organizon, kiu ĉiam k ĉiam, depost deko da jaroj, en siaj organoj favore raportis pri Sovetio. Pri la sekvoj de tiu malpermeso de montranspago — espereble nur provizora — raportos la Administranto. Pro tio ke li konsentis tiom grandan krediton al SEU, ni ricevis riproĉojn de kelkaj K-doj. Ĉu nia fido estis prava aŭ malprava, la Kongreso decidu pri tio. Ni nur aldiru, ke ni konservas la esperon, ke finfine tiu monafero kun Moskvo iel ajn solviĝos pli malpli kontentige.

10-a KONGRESO DE SAT

en Londono (Britio), 3.—7. aŭg. 1930

6-a komuniko

Renkontejo. La Londona Lab. Esp. Klubo, 144 High Holborn, estos malfermita semajnon antaŭ la Kongreso, k dum la kongrestagoj la K-doj trovos sin hejme tie.

La Kongresejo estos malfermita de sabato vespere (2. aŭg.) k ĉiumatene en postaj tagoj, de la 8-a horo, por akcepti kongresanojn. Refreŝigoj estos haveblaj ĉe la kongresejo, k ni esperas ankaŭ havi monŝanĝejon. Poŝtoficejon ni certe havos.

Pri loĝado. K-doj, kiuj malfrue aliĝis, eksciu, ke la lokaj cirkonstancoj estas malsimilaj al tiuj en aliaj landoj. Ne ekzistas ĉe ni hejmoj por turistoj nek lernejoj, en kiuj oni povus dormi dum la someraj monatoj. Pro tio oni devas loĝi aŭ ĉe la nemultaj K-doj, kiuj povas akcepti gastojn, aŭ en privataj domoj k hoteloj. La restado en hoteloj estas multekosta. En simpla hotelo la minimuma kosto estas 5 mk. g. kun bona matenmanĝo. Oni ne luigas ĉambron sen matenmanĝo. Por lito k manĝoj oni kalkulu tage almenaŭ 7—8 mk. g., nepre bezonataj. Aliel la K-doj trovos sin en tre malfacila situacio. Niaj membroj dise loĝas en la grandega urbo, malproksime unu de la alia; do al fremdlandaj K-doj estos preskaŭ neeble trovi post la kongreso anglan K-don. Estas memkompreneble, ke pro la alta lupago k aliaj elspezoj la Kongr. Komitato ne povos pruntedoni monon al petontoj, precipe konsiderante, ke la kongreskotizo estas malalta. Estas petate, ke oni ne venu lastminute por aliĝi la kongreson, ĉar mankas ĉe ni laborantoj. Se vi intencas ĉeesti la kongreson, bonvolu tuj sendi vian aliĝilon kun mono; aliĝilo sen mono ne estos atentata, ĉar dum la kongreso oni ne povas sin okupi pri aliĝoj. Ankaŭ neniu povos eniri la kongresejon sen kongreskarto. Nia komitato luis la ĉambron de la Londona Lab. Klubo, Minerva-kafejo, 144, High Holborn, London W. C. 1, por la semajno antaŭ la kongreso, kie fruaj alvenintoj povos renkontiĝi k helpi en la laboroj. La Lab. Klubo restos malfermita de la 9-a ĝis la 22-a horo ĉiutage de la 28-a de julio ĝis la malfermo de l’ kongresejo.

Kongresanoj estas petataj kunporti siajn standardojn, flagojn, kantarojn ktp. K-doj, kiuj havus malfacilojn rilate vizojn, pasportojn ktp., tuj sciigu tion.

Sovetianoj nepre ŝanĝu monon en USSR mem. Estas konsilinde, ke ankaŭ alilandaj K-doj ŝanĝu monon en siaj landoj, ĉar ĉi tie la 1-a, 2-a k 3-a de aŭg. estas libertempaj tagoj, dum kiuj preskaŭ ĉiuj monŝanĝejoj estas fermitaj.

Karavane alvenantaj K-doj sciigu pri horo, tago, loko k stacio de alveno.

ĜIS NUN ALIĜIS 400 K-DOJ

(Pluan liston de aliĝintoj ni ĝis nun ne ricevis de la O. K. K. — Red.)

PROVIZORA PROGRAMO

Kongresejo: «Conway Hall», Red Lion Square (Red Laj-on Skuer), Holborn, London WC. 1.

DIMANĈON, la 3an de aŭgusto

7,00-a h. Malfermo de la kongresejo.

10,00-a h. Vagadoj diversaj tra Londono.

13,45-a h. Renkontiĝo ekster la kongresejo ĉe Red Lion Square, de kie oni procesie marŝos al Hajd Park (Hyde Park).

14,30-a h. Fotografado de kongresanoj en Trafalgar Square.

15,30-a h. Propagandaj paroladoj en Hajd-Parko.

19,00-a h. Salutparoladoj en la granda salono de la kongresejo.

21,30-a h. Teatraĵo de Londonaj SAT-anoj: «La Batalo daŭras».

LUNDON, la 4an de aŭgusto

9,30-a h. Unua laborkunsido en la granda salono (konsistiĝo de la kongresa estraro k komisionoj).

14,30-a h. Dua laborkunsido (Raportoj de la Plenum-komitato).

18,30-a h. Laŭvolaj kunsidoj (aranĝataj de la kongres-sekretario K-do J. Sulsky).

MARDON, la 5an de aŭgusto

9,30-a h. Tria laborkunsido en la granda salono (fino de l raportoj k diskutado).

14,30-a h. Kvara laborkunsido.

18,30-a h. Kulturaj fakkunsidoj: Sportuloj, Liberpensuloj.

20,30-a h. Junularo, Vegetaranoj, Virinoj ktp.

MERKREDON, la 6an de aŭgusto

9,30-a h. Kvina laborkunsido en la granda salono.

14,30-a h. Sesa (lasta) laborkunsido (se ne estos bezonata sesa kunsido, oni aranĝos vizitojn al interesaj lokoj de Londono).

16,00-a h. Sindikataj fakkunsidoj.

18,30-a h. Publika kunveno de Laboristaj Instruistoj. Diskuto: «Klasaj antaŭjuĝoj en edukado.»

ĴAŬDON, la 7an de aŭgusto

9,00-a ĝis 15,00-a h. Vizitoj al: La Zoologia Parko, la ĝardenoj de Kew, la Turo de Londono, la tombo de Karl Marks, la Brita Muzeo, fabrikoj ktp.

18,30-a h. Adiaŭa vespero: muziko, kantado, dancado.

VENDREDON, la 8an de aŭgusto

Postkongresaj ekskursoj. Anoncotaj en la kongresejo. O. K. K.

PROPONOJ AL LA 10-a KONGRESO

8. Pagataj oficistoj de SAT havu la samajn rajtojn k devojn, kiajn ĉiuj aliaj SAT-anoj. Tamen ili povu partopreni en la gvidorganoj de SAT nur laŭ la proporcio 1:3, k en aferoj koncernantaj ilian propran situacion je dungitoj, ili ne havu voĉdonrajton. — Motivigo: Per tiu propono mi protestas kontraŭ la reakciema kontraŭdemokrata decido koncerne la SAT-dungitojn. Ĝin mi konsideras malinda je proleta organizo. Mi komparas la SAT-oficistojn al ŝtat-oficistoj. Kaj vi ja scias, ke en Francio la reakciuloj, la burĝoj, pretendas, ke ĉi tiuj jure ne povas ĝui samajn rajtojn, kiajn aliaj civitanoj, aliaj laboristoj. Kontraŭargumentas la ŝtatoficistoj, ke post sia dejortempo ili ne plu ŝuldas ion al sia mastro, la Ŝtato, k konsekvence rajtas ĝui samajn rajtojn, kiajn ĉiuj aliaj ŝtatanoj. Same por pagataj SAT-oficistoj; ili havu samajn rajtojn k devojn, kiajn ĉiuj SAT-anoj. Pro tio mi faras ĉi tiun proponon. Hermano (5479).

9. Por senbalastigi la Jarlibron, mi proponas, ke ties ne ofte ŝanĝata oficiala parto — t. e. Statuto, regularoj pri SAT-organoj, rilatoj inter SAT k LEA-oj, Literatura Komisiono, sciigoj pri diversaj sekcioj, modela listo por perantoj, karto de horzonoj k. a. — estu eldonita sub formo de broŝuro. Por alglui eventualajn ŝanĝojn k aldonojn al Statuto k regularoj, estos necese lasi sufiĉe da spaco nepresita inter la artikoloj. Tiun broŝuron ricevos ĉiu nova aliĝanto. — Motivigo: Oni plendas, ke la Jarlibro kostas kare, k ke la kotizo de membro apenaŭ sufiĉas por ĝin pagi. Mia prop. devas esti serioze esplorata, ĉar ŝajnas al mi, ke ĝi permesas ŝpari iom da mono. Sed laŭ mia opinio oni ne devas profiti tiun senbalastigon por pliigi la enciklopedian parton. Laŭ mi la Jarlibro enhavu nur enkondukon, la adresaron de ĉiuj SAT-anoj, necesajn sciigojn pri la Asocio k reklamanoncojn. Hermano (5479).

10. Oni publikigu ĉiujn du aŭ tri monatojn la nomojn k adreson de novaliĝantoj, ne en «S-ulo», sed sur aparta folio facile enŝovebla en la Jarlibro. — Motivigo: UEA publikigas la

Korekto. Legu en n-o 300, pĝ. 452, antaŭlasta alineo de l’ unua artikolo, 3-a linio: sennaciistoj (anst. sennaciuloj). Sama pĝ., 2-a kol., 5-a lin. de supre legu «nur» anst. «por».

— página 8 —

478 SENNACIULO

nomojn de siaj delegitoj sur apartaj folioj. Tio estas tre oportuna, ĉar kiam oni bezonas serĉi iun adreson, oni povas facile esplori tiujn apartajn foliojn, se la adreso ne troviĝas en la Jarlibro, dum estas maloportune trafoliumi gazetojn. Hermano (5479).

11. Konsiderante, ke K-do Nekrasov, la respondeca redaktoro de «La Nova Epoko», ĉiam k lastfoje en Göteborg promesis pliseriozigi k ke tiu pliboniĝo ne estis konstatebla de post tiu deklaro, konsiderante la enhavon de la Redakcia Angulo de «LNE» (junia n-o 1930), la Kongreso opinias, ke la nuna situacio estas tre malbonefika k neeltenebla, decidas malaprobon al la redaktoro de «La Nova Epoko», k komisias la SAT-Direkcion elekti alian redaktoron aŭ simple mem redakti la revuon. Léon Bergiers (630).

NECESA KLARIGO

Oni atentigis min, ke kelkaj K-doj miskomprenis mian leteron al la Direkcio, presitan en n-o 299, k pensas, ke mi eksiĝis el SAT! Tiuj K-doj bonvolu noti, ke mi eksiĝis n u r e l l a D i r e k c i o, k ke mi faris tiun paŝon n e p r o o p o z i c i o al la K-doj direkcianoj, kun kies agoj mi plene konsentas, sed pro jena kialo, kiun denove klarigi ŝajnas necese: La Kongreso en Leipzig akceptis s e n d e b a t e proponon de Berlinaj SAT-anoj, ke pagataj oficistoj havu en SAT-instancoj ne plu decidan, sed nur konsilan voĉon. La ĝenerala voĉdono de la membraro, kies rezultoj estas presitaj en n-o 294 de «S-ulo», aprobis la proponon per 777 kontraŭ 600 voĉoj. Ĝia akcepto signifas, ke mi k K-do Lerĥner perdas la rajtojn de ordinara membro, kvankam ni dediĉas niajn tutajn fortojn al SAT. Tio decidigis min eksiĝi el la Direkcio, proteste kontraŭ la proponintoj, kies demagogio konsistas en tio, kredigi al la SAT-anaro, ke ili volas ŝirmi la gvidinstancon kontraŭ «burokratiĝo»¹, sed kiuj efektive celis malfortigi la pozicion de la nuna Direkcio en ĝia sindefendo kontraŭ tiuj, kiuj akuzas ĝin pro «krimoj», «falsoj» k «mispaŝoj».

N. Barthelmes (1768).

¹ La K-doj konstatu, ke jam en la antaŭa artikolo 19 de l’ Statuto estis zorgite, ke personaj emoj de SAT-oficistoj ne povu sin trudi ĉe Plenum-komitataj decidoj. Laŭ la antaŭa teksto (vd. pĝ. 17 en Jarlibro) «en aferoj, kiuj koncernas la propran situacion de SAT-dungitoj, ĉi tiuj ne havas voĉdonrajton». Formulo de antaŭgardo tute sufiĉa k kiu lasis tamen al tiaj K-doj en gvidinstancoj la rajton, kiun havas ĉiu ordinara membro en samaj kondiĉoj.

PRI LA «DUA TRAKTORO»

Estu salutata tiu ĉi propono en n-o 299 de «S-ulo» de Gek-doj Batta. Mi volus nur rimarkigi al tio jenon: Tiu propono estu farita en alia senco. Certe, oni kolektu la monon tute tiel intense, kiel proponis Gek-doj Batta k. a., sed por la kolektita mono oni ne aĉetu traktoron en Moskvo, sed ni subtenu per tiu sumo nian ĝis nun malfortan Traktoron, kiun ni havas por prilabori pli grandan areon ol 15 947 hektaroj en Sovetio. Unua nia «Traktoro», «S-ulo», montriĝas malforta en la nuna stato, por fari pluan tiun grandan laboron en tuta mondo por la tuta mondo. Mi opinias, ke ni plej bone uzos la kolektitan monon por subteni nian semajnan gazeton «S-ulo». Por ke nia gazeto povu aperi du- aŭ trifoje dum semajno. Por ke ni povu plej bone uzi ĝian plugilon por prilaboradi grandegajn dezertojn, kiuj ĉirkaŭas la fruktodonan proletan ŝtaton sovetian. Ni volas donaci al la sovetia proletaro ion gravan, valoran, tio povas esti nur, ke ni donacu la kolektitan monon por «dua traktoro» al nia gazeto «S-ulo», por ebligi ĝian pli grandan prosperon. Ni pligrandigu ĝian forton, por ke aktivaj K-doj ne havu kaŭzon riproĉi al la redakcio pro mallongigo aŭ neaperigo de siaj artikoloj; por ke ili povu senhalte k senĝene labori kun ĉiuj karaj sovetiaj proletoj; por ke prepariĝu k disvolviĝu proleta regado ne nur en nuna Sovetio, sed ankaŭ en aliaj regionoj, en kiuj ni laŭdestine vivas. Se ni, ekstersovetianoj, ne sukcesus prilabori la spiritojn de niaj laboristaj K-doj, ne sukcesus malfortigi la reakciajn atakojn de ekstere al Sovetio, ne utilus al la rusaj kamparanoj centoj de ni aĉetitaj traktoroj, kiuj ne havus certan estonton sen antaŭa prilaborado al spiritoj de popolamasoj nebuligitaj per reakcia politiko ekster Sovetio! Nur tiam la sovetiaj traktoroj havos estonton, se ĉie sur la terglobo ni sukcesos konstrui similajn «traktorojn», kia estas nia «S-ulo», kiu nun mem bezonas nian firman subtenon por fari sian pluglaboron. Tial ni voku al Gek-doj Batta k. a., ke ili ŝanĝu sian proponon en tiu senco. La kolektitan monon por «dua traktoro» ni donacu por plibonigo, plifirmigo, pli-disvastigo de «S-ulo», kiel reala «Proleta Esperanto-Korespondanto», ne nur kun Sovetio k en Sovetio, sed kun la tuta mondo por «ŝirmi la proletan ŝtaton Sovetio».

Knourek (2474).

*

Ĉu nur al Sovetio servu nia SAT-aparato? Ĉu la en mizer’ dronanta laboristaro okcident-eŭropa ne pli bezonas la helpon de nia aparato, ol la laboristaro de la plej libera lando en tuta mondo? Ĉu vere vi postulas, ke ni oferu ĉiam denove por la patrio de ĉiuj proletoj? La mono, kiu estas en Moskvo, apartenas al SAT. Ĝi ankaŭ estas mia mono. Kiu retenas la monon? Sovetianoj hontu, ĉar vi retenas moneron de malriĉa proleto ankoraŭ suferanta sub jugo de kapitalistoj. La infanoj de la Libera Sovetio vivadas feliĉe; la proletinfanoj de okcidenta Eŭropo pereas pro mizero. Liberaj sovetianoj! Ĉiu monero akceptata de vi kiel donaco de okcidenteŭropa proleto, hontigu vin, aŭ ĉiu parolo pri la libera ŝtato proleta estis mensogo!

Schweinfurt, la 28. junio 1930. 8384.

NEPRE LEGU!

Meze ĝis fine de aŭgusto subgrupo Hilbersdorf-Ebersdorf okazigos gravegan propagand-ekspozicion. Ĉiuj grupoj, kolektivoj k K-doj estas petataj helpi al ni, tuj sendante esp-aĵojn, ĉiul. lab. gazetojn salutleterojn, fotojn, PK, ĉiajn propag-aĵojn afiŝojn. Al ĉ. sendontoj ni resp. senprokraste.

Adr.: Max Winkler, Chemnitz 12, Frankenberger Str. 240 (Germanio).

NIA POŜTO

994. — Se nia gazeto povus kiel antaŭe aperi 12-paĝe, ni volonte aperigus vian versaĵon, sed nun loko mankas.

13 607. — Se spaco permesas, ni uzos vian longan artikolon.

5296. — Via rimarko estas ĝusta. Estus bone enkonduki la vorton «slojdo», kiun ni jam kelkfoje legis, anst. «glitveturilo», por povi formi la kunmetitan vorton.

15 973. — Iel vi pravas; sed aliflanke vi komprenu, ke ni ne povas enmeti la laste ricevitan «Tago»n unuavice, dum aliaj (ankaŭ valoraj manuskriptoj) delonge atendas sian vicon. Red.

[REKLAMO p.8] SAT-ano 1307 el la 19-a horzono (vidu la Jarlibron, paĝo 11) vizitos la kongreson k diversajn landojn en Eŭropo. Li estas preta paroli antaŭ lab. esp-istaj k SAT-Rondoj pri La Kongreso en Londono, pri Impresoj el Usono. Pagas siajn vojaĝkostojn mem, se loko ne kuŝas malproksime ekster vojaĝovojo. — Vizitpetojn adresu al la Sekretario de la X-a kongreso: J. Sulsky, 19, Leyton Road, Harpenden. Marku leterojn: por 1307.

[REKLAMO p.8] Esperanto-Societo «Progreso» Wien X, Ettenreichgasse 4/31 ĵus aperigis tre interesan, sciencan prelegon pri LA MORTADO de univ.-profesoro d-ro Herm. Nothnagel. 27 pĝ. en formato 15×22½ cm. Prezo 1 mk. g.

ENHAVO

paĝo
Bildoj el Usono 471—72
Ĵurnalismo en Britio 472
La Valencia popoldomo 473
Pensoj post la unua de majo 473—
Diskutejo 473—74
Sennaciula Virina Paĝo 474—75
Tra Esperantio 475—78
Anoncoj 478

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

N.º 303, 24 de julio de 1930

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

6-a JARO, N-o 303 — LEIPZIG, 24./7. 1930

[BILDO p.1 | 29,5,57,15] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, antaŭ terglobo kun meridianoj kaj paraleloj.

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

APERAS SEMAJNE | REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. — ADMINISTREJO: R. Lerĥner, Kolmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS SEMAJNE

LA «GENTA» SISTEMO

SENLABORULA SUBTENO LAŬ «GENTA» SISTEMO EN ĈEĤOSLOVAKIO

1. Deveno k enkonduko

Kiel jam diras al ni la nomo, la leĝo devenas de la belga urbo Gent (france: Gand). En la jaro 1901 regis tie grandega senlaboreco k la urba administrantaro estis devigata pagi gigantajn sumojn al la senlaboruloj. Por ŝpari, la urbo fondis kason, el kiu oni pagis senlaborulajn subtenojn nur al tiuj, kiuj estis anoj de l’ tiama fakorganizo. Ĉar oni pagis nur tiom, kiom pagis la fakgrupo k al multaj senlaboruloj estis rifuzita la subteno, la urba administracio ŝparis multe da mono. Sed baldaŭ ĉiuj rimarkis, ke senlaborula subteno laŭ tia sistemo ne sufiĉis dum ĝenerala krizo k baldaŭ la fakorganizoj devis interrompi la pagadon, ĉar malplenaj estis iliaj kasoj. Iom post iom ĉi tiun sistemon enkondukis multaj aliaj urboj k distriktoj por forŝovi de si la pezojn de la subteno.

En la ĉeĥoslovaka respubliko dum la jaroj 1918/1924 estis grandega senlaboreco. La registaro pagis subtenon el ŝtataj rimedoj al ĉiuj senlaboruloj ne posedantaj domon aŭ kampojn. Tio estis tro multe por la ŝparema registaro, oni serĉis rimedon por aliigi tion k ruzulo trovis nun la Gentan sistemon. En julio 1921 estis decidita jam la enkonduko de tiu sistemo en la parlamento, kie kontraŭ-voĉdonis nur la tiamaj socialistaj parlamentanoj. Tamen la registaro ne riskis la enkondukon, ĉar ĝi timis la revoluciemajn senlaborulojn k gelaboristojn. Sed kiam en la jaro 1924 la senlaboreco malkreskis k la kapitalista registaro ne plu timis la laboristojn, oni decidis enkonduki la Gentan sistemon komence de 1. aprilo 1925.

2. Iomete pri la leĝo

Resumo laŭ ĉefaj paragrafoj

Kiu ricevas subtenon k kiu pagas ĝin? Ĉiu ano de la ĉeĥa respubliko, kiu estas membro ĉe profesia organizo, kies regularo enhavas pagon de senlaborula subteno. La subteno konsistas el sindikata k ŝtata parto k estas pagata de la sindikato. Se la senlaborulo estas membro ĉe pluraj sindikatoj, li ricevas subtenon nur de unu organizo. Subtenon oni ricevas nur, kiam oni anoncas sin tuj ĉe maldungo en publika labor-perejo k tie ne ricevas alian laboron laŭ sia kvalifiko aŭ korpostato. Trifoje semajne la senlaborulo devas iri kontrolstampigi sian karton ĉe la policejo aŭ sekretariejo de sindikato. Ĉi lasta povos elpagi senlaborulan subtenon nur tiam, kiam ĝi havas permeson de la ministerio por socia prizorgo (La nova ruĝa tekssindikato post disiĝo de la Internacia Sindikatara Asocio, meze de 1929, ne ricevis permeson de la ministro elpagi la ŝtatan parton de l’ subteno k povis pagi nur la sindikatan parton!) Kun la permeso elpagi la ŝtatan subtenon la sindikatoj metiĝis sub la kontrolon de la ministerio por socia prizorgo k por financoj. —

Kiu ne ricevas subtenon? Personoj, kiuj laŭ sindikat-regularo estas rajtigitaj, sed ne estas anoj pli longe ol 3 monatojn (Ĉe ĉiuj sindikatoj estas devo esti membro almenaŭ 52 semajnojn, antaŭ ol oni ricevas iun ajn subtenon.) Personoj, kiuj ricevas malsanul-subtenon aŭ kiuj estis maldungataj pro propra kulpo! Dum striko aŭ maldungo rilate al ĉiuj gelaboristoj neniu ricevas senlaborulan subtenon.

Kiu perdas rajton postuli ŝtatan subvencion? — Tiu, kiu rifuzas laboron proponitan de la labor-perejo, kvankam li estas kapabla k la laboro estas pagata laŭ valida salajrtarifo. Ĉiuj, kiuj ricevis dum jaro jam subtenon 3-monatan.

La ŝtata subten-parto estas same granda kiel tiu de l’ sindikatoj. La subtensumo ne devas superi du trionojn (²/₃) de la lasta salajro. Ĉiu senlaborulo povas postuli la ŝtat-aldonon komence de la unua tago de sia senlaboreco, je kiu li registrigis sin, se daŭras lia senlaboreco almenaŭ 8 tagojn. La maniero de la enkalkulo estas difinata de la financministro.

Tio resume estas la ĉefaj paragrafoj de la leĝo. Ĉiu leganto povos kompreni, ke la kapitalista registaro ĉiam faras tiajn paragrafojn, kiajn ĝi bezonas por subpremi k ekspluati la plej malriĉajn, la laboristaron k senlaborulojn.

3. Profito de la registaro per la sistemo

Kiel la ŝtato ŝparis k ankoraŭ ŝparas, montras al ni kelkaj statistikaj nombroj:

Jaro Nombro de la senlaboruloj dum januaro Nombro de la subtenitaj senlaboruloj dum januaro Sumo de la subtenoj elpagitaj en ĉeĥaj kronoj¹
1923 441 075 278 123 333 031 994
1924 193 105 77 524 144 056 921
1925 83 631 28 556 ĝis 1. 4. 25 20 850 000
Registritaj senlab., al kiuj ne povis peri laboron la ŝtataj labor-perejoj El ili ricevis subtenon de la sindikatoj kun ŝtat-aldono Post 1. 4. 25 ĝis jarfino kr.
1925 48 080 4 386 5 867 834

La ŝtato do pagis dum ¾ jaro nur 5 867 834 kronojn al la senlaboruloj. Tio estas la profito de la unua jaro. Tiam diris la sekciestro en la ministerio por socia prizorgo, d-o Rosenkranc (Rosenkranz), ke la sistemo

¹ 1 ĉeĥa krono = proks. 0,03 dol.

— página 2 —

480 SENNACIULO

estas tro nova k ne jam ĝuste enkondukita.

Pli bone ni vidas la profiton, se ni komparas la nombrojn de la jaroj 1926 ĝis 1928 laŭ statistiko de 1-a de februaro ĉi jara.

Jaro Estis registritaj senlaboruloj ĉe la laborperejoj Ricevis subtenon Pagis la sindikatoj inkluzive ŝtata subvencio kr.
1926 61 875 ne montrita 20 032 423
1927 83 721 ne montrita 17 815 457
1928 57 148 ne montrita 13 972 784

Per ĉi tiuj nombroj ni vidas, ke ne estas mirinde, ke la registaro povis plialtigi la armean buĝeton per centoj da milionoj k donis al nia prezidanto T. G. Masarik 20 milionojn kiel naskiĝtagan donacon je la 7-a de marto 1930. Sed ankoraŭ pli klara fariĝas la bildo, kiel malsatas la senlaboruloj kun siaj familianoj, el komparo, kiom da senlaboruloj estis registritaj k kiom da ili ricevis subtenon laŭ tiu malbeninda sistemo. Mi rimarkas tuj, ke por trovi la ĝustan nombron da senlaboruloj, necesas triobligi la statistikajn nombrojn, ĉar ne ĉiuj estas registritaj.

Jaro k monato Ne peritaj laborserĉantoj — Statistikaj ciferoj Verŝajna nombro Subtenitaj
1928 septembro 31 162 98 000 15 950
oktobro 29 397 90 000 12 866
novembro 29 919 90 000 12 153
decembro 39 400 120 000 19 218
1929 januaro 57 148 172 000 19 926
februaro 55 184 166 000 19 677
novembro 38 293 115 000 16 715
decembro 52 809 159 000 29 693
1930 januaro 73 891 222 000 30 085
februaro 100 000 300 000 ne konata
marto 88 600 264 000 „ „

Tre klare do montras al ni la nombroj, ke nur ⅓ el ĉiuj senlaboruloj ricevas subtenon, k la aliaj? Ili povas malsatmorti kun edzino k infanoj. (Finota)

Neustadt a. T.-ano 12 014.

LA ROLO DE SUGESTO EN KLASBATALO

Rigardante la estinton, ni konstatas, ke sugesto ĉiam ludis gravegan rolon en politiko k religio. En pormilitaj agitvortoj, en religiaj principoj, en reĝaj instrukcioj — ĉie ni trovas sugeston je ideoj k perceptoj al la homoj. Ĉiutempe la potenculoj komprenis uzadi sugestojn, ĉu naciecajn, ĉu religiajn, al siaj regatoj. Entute la eklezi-estroj ruzege sugestas primitivulojn per frazoj k «diordonoj».

Kio estas sugesto? Sugesto konsistas en la konscia aŭ nekonscia influado al homamasoj sur anima vojo, sen apliko de logika konvinkigo. La esenco de la sugesto ja ankoraŭ ne estas klare k profunde difinita, ni nur scias, ke ĝi estigas entuziasmon k emocion. Ĝiaj efikoj ofte ŝajnas strangaj, nelogikaj, malraciaj, ne interesokonformaj. Ekzemple dum la solenoj okaze de la «Rejnlanda liberigo» (1-a de julio 1930), kiam la francoj post 12-jara militistara okupado forlasis tiun teritorion, multege da germanoj entuziasmiĝis, ĉirkaŭbrakis k kisis sin reciproke, ne konante unu la alian — k ili ne pripensis, ke jam venonttage ekdaŭros la interbatalo, intertrompo k klasa malamikeco, kiuj neeviteble regas en la kapitalisma sistemo. Ĉu tiu komika sinteno de plenkreskuloj estas aliel klarigebla ol per sugesto de la naciemo? Ĝi superas eĉ la adoremon al klasikuloj, ĉar en Majnc (Mainz) oni anstataŭas la monumenton de la fama poeto Ŝiler (Schiller) per «liberigmemora» monumento.

Nuntempe ni travivas signifan ŝanĝon de la sugestoj. La malnovaj sugestoj, dikredemo k patriotismo, ekperdas sian potencon; la kapitalismo ne plu kapablas, plene sugesti la homojn. La laborista klaso komencas forĵeti la spiritajn katenojn, ĝi eklernas kritiki.

Sed ĉu la sugesto nun tute malaperas? Ne. Ĝi nur aliformiĝas, ĝi nove estiĝas kiel alia, porsocialisma sugesto. Se ni

[BILDO p.2 | 39,42,64,68] Foto: laboristoj per ĉenoj k levilo ĉe la monumento en Mainz; antaŭe juna viro, malantaŭe du laboristoj kun ĉapoj.

Por honori la «liberiĝon» de Rejnlando, oni forigas en Mainc (Mainz) la Ŝiler-monumenton k starigas samloke «liberiĝ-monumenton».

ekscias, ke en Sovetio ekzistas manko de nutraĵoj, sed ke la tiea proletaro nelacigeble klopodegas konstrui socialisman sociordon, eble kelkaj inter ni demandas, kiel ĝi dum tiaj cirkonstancoj povas konservi sian optimismon k venkemon. Vivantaj en kapitalisma socio, ni ne plu aprobas malnovajn sugestojn, dum la novaj ankoraŭ ne estas sufiĉe proksimaj al ni. Enplektataj en la leĝoj de l’ persona egoismo, ni ofte ne komprenas, ke la sugesto de granda ideo tiom influas la homojn, ke ili mirinde ignoras plej grandajn malfacilojn.

La sugesto mortas k novekestas, ĝi moderniĝas. El sugestoj, devenintaj de malklaraj sentoj, iĝadas sugesto, kiu bazas sur prudento k trankvila pripenso. Sendube la estonta alsocialisma finluktado ne povos malbezoni tiun decidan animan forton.

F. S., Vieno (16 362).

LETERO EL ITALIO

Malgraŭ ĉiaj reakciaj metodoj aplikataj de la faŝismo la komunista partio potenciĝas senĉese sub ĉiu aspekto, precipe inter la kamparana k laborista klaso, kiel eĉ inter metiistoj, kiuj hodiaŭ, ĉu pro ŝtat-impostoj, ĉu pro grandindustria konkurado estas senlaboruloj same kiel granda parto el la aliaj laboristoj. Ĉiuj rilatas tre bone al kom. partio, ĉar ili nun klare vidas, ke nur ĝi sola povos savi ilin el nuna terura situacio. Eĉ la et-bienposedantoj sin orientas al tiu partio. Ankaŭ la etburĝaro, kiu hieraŭ kredis, ke per faŝismo ĝi estus povinta plibonigi siajn kondiĉojn, hodiaŭ ne plu fidas al la nuna reĝimo. Kompreneble etburĝoj ne simpatias la kom. partion, sed tamen ili ne kontraŭas. Ofte inter tiuj homoj oni aŭdas jenajn vortojn: «La komunistoj almenaŭ emas kolektivigi la bienojn, sed la faŝistoj, male, tute senigas nin el nia havo, k devigas nin malsatmorti!»

Nun ni konstatas, ke reformistoj, socialistoj, demokratoj, anarkistoj k katolikoj, precipe de post okazo de ŝtat-eklezia interkonsento, tre bone rilatas al kom. partio k al ĝia organizsistemo. Katolikaj laboristoj aliĝas ĝin pli k pli k fariĝas tre aktivaj. Nun ili estas konvinkitaj, ke nur tiu partio defendas sincere la laboristan klason k ke nur ĝi ekzistas k batalas en Italio malgraŭ ĉiaj faŝistaj persekutoj. La teruraj kondiĉoj altruditaj de l’ faŝismo al la itala popolo, la reakcia kruelo aplikata kontraŭ laboristoj k kamparanoj, la pli k pli progresanta malaltigo de l’ salajroj, la plialtigo de l’ vivkostoj, la ŝtatimpostoj k impost-sistemo akceptitaj de l’ registaro k banko: la sumo de ĉi [?] tiuj faktoj, kies konsekvenco estas mizerego, direktas la proletajn amasojn, influatajn de nia aktiveco, al revolucia vojo. Sub mil pretekstoj la laboristoj ne plu respondas al faŝistaj alvokoj. Tiun ĉi fakton oni povas konstati ĉe ĉiuj faŝistaj kunvenoj. El 100 membroj preskaŭ ĉiam nur 7, 8 aŭ 10 ĉeestas la kunvenojn. Ofte, en pluraj lokoj, oni tute ne plu malfermas la pordojn de l’ faŝista sidejo. La faŝistoj mem ofte diras, ke tiel oni ne plu povos antaŭeniri. Kiam alvenas iu faŝista rangaltulo, la lokaj faŝistoj serĉas ĉie la laboristojn k kondukas al la faŝista sidejo tiujn, kiujn ili trovas surstrate. Interalie ofte okazas, ke dum la faŝistoj dejoras ĉe laborejaj pordeg-

— página 3 —

SENNACIULO 481

oj, por malpermesi la eliron al la laboristoj k devigi ilin honori la hierarkion, ĉi tiuj saltas trans la murojn de l’ fabrika korto k forkuras laŭ ĉiuj direktoj.

Parto de l’ laborista amaso atendas senpacience la militon por liberiĝi el la faŝismo, sed la kom. partio, ĝis kie ĝi povas atingi, ne lasas disvastiĝi tian iluzion, ĉar kapitalista milito malaperigus la faŝismon nur, se ĝi transformiĝus en revolucion kontraŭ la nuna kapitalisma sociordo. La kom. partio disvastigas la signalvorton, ke por venki kapitalismon k faŝismon necesas aliĝi niajn klasorganizojn, k kiam la kondiĉoj estos oportunaj, forlasi la laboron, iri surstraten, ekkapti la armilojn k eksplodigi la revolucian fajreron. Per konstantaj klopodoj ĝi jam sukcesis konvinki amasojn, ke la espero en por faŝismo fatala milito estas vana. Ĝenerale la laboristoj rekonkeris sian batalemon. Por konvinkiĝi pri tio, sufiĉas esti inter la amasoj.

Malgraŭ la senĉesa elmigrado, la senlaboreco de tago al tago pligrandiĝas, en ĉiu fakindustrio k en la kamparo. Kruele estas trafitaj la salajrkamparanoj, kiuj de post preskaŭ tri jaroj estas senlaboraj k por vivi estas devigataj almozpeti kiel malfeliĉaj kripluloj, kvankam ili estas taŭgaj laboruloj. La plej trafitaj estas la junuloj k la maljuniĝantoj, pro tio ke ili ne jam aŭ ne plu kapablas sufiĉe produkti. Tiuj malfeliĉuloj kun sia familio estas ĉiam nudpiedaj. Iliaj idoj estas tuberkulozaj.

Nenie oni povas trovi laboron k, kiam oni sukcesas ĝin trovi, la salajro estas tiel malalta, ke ĝi nur sufiĉas por manĝi unu fojon po tago, se oni ne havas familion. Ekzemple en kotonfabriko de Udine, kiam oni dungas kelkajn virinojn, oni antaŭe avertas ilin, ke dum ses monatoj ili devos labori por 3 aŭ 4 liroj tage (liro = 0,03 dol.). En kelkaj fabrikoj oni dungas nur dekunu-jarajn geknabojn. En la citita kotonfabriko oni enkasigis dum 1929 ĉ. 15 milojn da liroj per monpuno. La nombro de laboristoj estas 2700. Oni monpunas pro malgravegaj motivoj; ekzemple se oni iomete malfruas en la necesejo, se oni interŝanĝas dum la labortempo kelkajn vortojn, monpunoj pluvas. Salajrkamparano en la Friula regiono ricevas 5 lirojn k tagmanĝon por 13-hora labortago. Masonistoj ricevas 2 lirojn po horo. Helpmasonistoj 1,50 l. po horo, sed ĝenerale kiel helpmasonistojn oni dungas knabojn, kiuj ricevas nur 1 liron po horo. La vivo estas tre kara: pano kostas ĝis 3 liroj po kg., viando de 8—15 liroj po kg., oliva oleo ĝis 10 liroj po litro, labora vesto ĝis 200 l., laborŝuoj de 50 ĝis 100 liroj ktp. Dek liroj egalas proksimume 1 mk. g. Oni kredigas per burĝa gazetaro, ke la memmortigoj, kiuj tre ofte okazas pro mizerego, estas surstrate [?] okazintaj akcidentoj. La prostituo pro la mizera situacio pligrandiĝas senĉese.

Italo.

BILDOJ EL USONO

LUJ, LOS ANGELES

(Fino. Vidu antaŭan n-on)

Los Angeles estas bone konata, almenaŭ en Usono, kiel hejmo de l’ tielnomata «malferma fabriko» (open shop)¹. La mastroj havas organizon nomatan «La Pli bona Amerika Federacio». Sur ĝia emblemo, montranta la aglon, stelojn k striojn, kiel sur la usona standardo, estas la surskribo, supre: «Amerika Plano», k malsupre «Malferma Fabriko». Legu: «La malferma fabriko garantias al la dungito absolutan liberon de oportuna okazo por akiri rekompencon laŭ sia propra individua peno; al la dunginto ĝi garantias industrian liberon ne interrompatan de iu ajn fonto.» La gelaboristaro havas motivojn por malbeni tian liberon . . .

Ĉi tie ekzistas apartaj kvartaloj por diversaj rasoj. Ekzistas limigoj kontraŭ la neblankuloj. Kelkloke ili rajtas posedi domon, sed ne mem loĝi en ĝi. Aliloke ili povas nek enloĝi nek posedi domon. Aktoj entenas ofte kondiĉojn kiel tiajn: «Neniu parto de l’ nomita konstruo povos iam ajn esti vendata, transdonata aŭ luigata al iu persono de neblanka raso.»

Sekvantaj statistikoj montras la kialojn de senlaboreco: En 1923 Los Angeles enhavis ĉ. ¾ milionon da loĝantoj, k novaj konstruoj en tiu jaro valoris 200 133 181 dolarojn. En 1929, kiam la loĝantaro, laŭ la Komerca Ĉambro, nombris 1 427 480 personojn, la novaj konstruoj valoris nur 93 016 160 dol. Novaj konstruoj por la 3 unuaj monatoj ĉi-jare valoris nur 20 058 841 dol., dum lastjare por la sama tempospaco ili valoris 27 690 403 dol. Lastjare pli ol 100 novaj fabrikoj estis malfermataj. Pli ol 150 malnovaj fabrikoj estis pligrandigataj. La moninvesto por tiuj fabrikoj estis pli ol 25 milionoj da dol. En tiuj fabrikoj ĉ. 5000 gelaboristoj trovis laboron k ricevas ĉiujare nur sumon de 7,5 milionoj da dolaroj. La produktado valoras ĉiujare pli ol 50 milionojn da dol. Inter la 5000 gelaboristoj estas kompreneble enkalkulitaj multaj altsalajraj administrantojn, kiuj verŝajne kune ricevas tiom, kiom la ceteraj laboristoj. Multaj personoj alvenas ĉi tien pro la bona klimato reklamita de la Komerca Ĉambro. Ĉiuj ĉi faktoj klarigas, kial ekzistas en Los Angeles 175 000 senlaboruloj.

Kelkaj nombroj pri maŝinoj: En la ferindustrio 7 personoj produktas hodiaŭ samon kiel 60 antaŭe. En aliaj branĉoj 2 produktas tiel multe kiel 128 antaŭe; 1 tiel multe kiel 42 antaŭe. Maŝino anstataŭas 600 vitro-blovistojn. Brikmaŝino fabrikas ĉiuhore 40 mil brikojn, dum viro hore produktas 56 brikojn. Virino per maŝinoj produktas same multe kiel 45 mil virinoj antaŭe per radŝpiniloj.

«Niaj treege bonaj metodoj ebligas al ni maldungi grandegan nombron da gelaboristoj. Estas ordinara afero por ni enkonduki maŝinon, kiu per 6 homoj produktas tiom, kiom 50 aŭ eĉ 100 homoj produktis antaŭe. Kio okazas al la gelaboristoj forpelitaj, tio ne koncernas nin. Nia devo estas fari ĉion eblan por forigi funkciojn, ne krei ilin. Nia celo estas mono, ne pli k pli da homoj, sed malpli k malpli da ili.» Tiel pensas k parolas la usonaj mastroj.

Ĉi-jare la registaro nombras la loĝantaron, k por la unua fojo en la historio de Usono oni kalkulas ankaŭ la senlaborulojn. La homnombristoj ricevas pokape 4 cendojn. En lokoj, kie ili ne trovas hejme la loĝantojn, ili postlasas respondilojn. Se multaj plenigus tiun respondilon, same kiel unu el la loĝantoj de mia loko, la statistikoj pri senlaboreco ne multe valorus. Kvankam li ne laboris dum multaj monatoj, li nenion respondis pri senlaboreco. Oni diras, ke en najbara urbo, Pasadena, oni ne nombras senlaborulojn, ĉar ĉiuj loĝantoj estas aŭ negocistoj aŭ eksnegocistoj!

¹ Entrepreno, kies mastro forpuŝas sindikatanojn k prefere dungas nesindikatanojn. — Red.

MI VOLAS SCII…

K-do 11 989 dezirus tre scii, kion pensas K-doj k precipe K-do Lanti pri la gravuraĵo, kiu lokiĝis en la 300-a n-o de «S-ulo» (pĝ. 454)¹, k ĝenerale pri gravuraĵoj similaj presitaj, ofte, en la franclingva gazeto «Monde»?

¹ Temas pri desegno de Georgo Grosz.

AL LA KUNLABORANTOJ DE ESPERANTO-SERVO!

Pro kaŭzoj, pri kiuj ni ne havas respondecon, ni estis devigataj malampleksigi la gazeton. Vi sekve bone komprenas, ke nun la loko tute mankas por aperigo de speciala paĝo por Esperanto-Servo. Tiu nia decido estis konigata al ties gvidanto, K-do Bässler, la 7. VII. 30, k ni komisiis lin enmeti mem noton pri tio en la gazeto. Al tio li ne konsentis; tial ĉi supra informo aperas sub la nomo de la Direkcio.

Direkcio.

— página 4 —

482 SENNACIULO

SENNACIULA LIBERPENSULA PAĜO

N-o 17. — REDAKTAS LIBERPENSULA SEKCIO DE SAT. — Manuskriptojn sendu al: KURT HUBRICHT, Leipzig O 30, Mariannenstr. 22

Sekretario de la Sekcio: KURT KLAPS, Danzig, Karpfenseigen 12

Gek-doj partoprenontaj la Londonan Kongreson, ne forgesu viziti la fakkunvenon de la liberpensuloj. Proponojn k dezirojn faru tuj al nia sekretario.

ESTU KONSEKVENCA!

En fino de la jaro 1928 la konata pentristo-artisto Georgo Gros (Grosz) estis akuzita pro blasfemo. Li estis publikiginta 17 desegnojn titolitajn «Hintergrund. 17 Zeichnungen für die Aufführung des Schwejk in der Piscatorbühne» (Fundo. 17 desegnoj por la prezentado de «Ŝvajk» en la Piskator-scenejo). Pro tri el la 17 desegnoj la prokuroro faris kontraŭ li proceson. La ĉi apuda bildo, unu el la cenzuritaj bildoj (n-o 9), prezentas «la elverŝon de la sankta spirito». Ĉi tie mi ne volas priparoli la sencon k la plenumon de la bildoj. Ili estas trafaj k mi jam ofte vidis kopiojn de la bildoj dum liberpensulaj manifestacioj sur stratoj k en kunvenoj. Ni ŝatas tiajn artistojn batalantajn per sia arto kontraŭ la hipokrituloj.

Sed mi devas mallaŭdi la sintenadon de Gros; ĉar, malgraŭ ke li per sia arto kontraŭbatalas la eklezion, li persone ankoraŭ estas membro de la protestanta eklezio, sekve li morale k mone subtenas institucion, kiun li malestimigas. Gros deklaris antaŭ la juĝistaro je la demando, ĉu li estas membro de iu eklezio aŭ ĉu li interne aŭ formale estas libera de ĝi: «Membro de iu destinata eklezio interne mi ne estas.» Prezidanto: «Ĉu vi estas formale ankoraŭ membro?» (Gros: «Jes.») «Kaj al kiu eklezio vi apartenas?» Gros: «Al la protestanta.»

Jen ni havas la salaton. Unuflanke li forte kontraŭbatalas la eklezion, aliflanke li subtenas ĝin eĉ mone per sia membreco. Estas disharmonio ĉe li inter pensado k agado. Li sekve nur estas spritulo. Kaj la ekleziuloj ridas kaŝe. Homo, kiu ne agas, kiel li pensas, estas malkonsekvenca; li kastras sin spirite.

K. H.

[BILDO p.4 | 35,27,66,60] Desegnaĵo de Georgo Grosz, «la elverŝo de la sankta spirito»: pastro sur predikejo kun kruco, el kies mano ŝprucas pafaĵoj (kugloj k obusoj) super la kapojn de la kredantoj sidantaj sube; flanke altaro kun kruco.

ATEISTA MOVADO EN BARNAŬLO (SOVETIO)

La laboristoj de l’ urbo Barnaŭlo same kiel laboristoj en aliaj urboj de USSR, havas grandan celadon al scienco. La socikultura agado bezonas multe da ejoj por kluboj, bibliotekoj, kinematografejoj, diversaj kurs-lernejoj por laboristoj ktp., sed la necesaj domoj por kultur-oficejoj ne sufiĉas, ĉar la kreskado de l’ kulturmovado antaŭvenas konstruadon de domoj por kulturaj oficejoj. Samtempe en Barnaŭlo estas dek preĝejoj, bonegaj domoj, okupitaj de l’ eklezio. En ĉiuj preĝejoj partoprenas diservadon po unu — du dekoj da eklezianoj. Konsiderante tiun situacion, la gelaboristoj pasintjare komencis postuli de l’ urba soveto fermigon al kvin preĝejoj, sed ĝis nun estas fermita nur unu sola, en kiu nun troviĝas bona klubo por ruĝarmeanoj.

Dum nuna jaro la Barnaŭla Konsilantaro de Sendiuloj (ateistoj) en pli ol 200 diversaj kunvenoj de gelaboristoj raportis «pri socialisma konstruado k malhelpo de religio». Ĉiuj kunvenoj rezoluciis postuli de la urba soveto k distriktestraro la permeson: demeti sonorilojn por transdoni ilin al la industrio, kiel valoran necesan metalon; same la kunvenintoj postulis de l’ urba k distrikta administracio fermi la preĝejojn.

Ĉar la administracio malrapidis plenumi la postulon de l’ laboristaj kunvenoj, la Barnaŭla societo de ateistoj turnis sin al ĉiuj urbanoj k enpresis en loka ĵurnalo la peton, ke ĉiuj Barnaŭlanoj voĉdonu por la aprobo aŭ malaprobo de la ĵus nomitaj postuloj laboristaj. En Barnaŭlo estas 36 mil loĝantoj, kiuj rajtas partopreni en elektoj de l’ Urba Soveto. (Rajtas partopreni en elektado al urba soveto k voĉdoni ĉiuj gelaboristoj, geoficistoj, gekamparanoj senescepte, personoj de liberaj profesioj. Senrajtigitaj estas: privatkomercistoj, eks-estroj de polico k ĝendarmoj, eks-militestroj, ekspluatistoj, pastroj, alivorte ĉiuj, kiuj ne volas labori, sed volas aŭ volus suĉi sangon el laboruloj.)

Ĝis nun jam partoprenis en la voĉdonado 24 310 personoj. El ili 23 919 personoj postulis tuj demeti la sonorilojn k fermi la preĝejojn por diservado, sed malfermi ilin kiel kultur-oficejojn. Nur 391 personoj deklaris, ke ili volas preĝi k protestas kontraŭ fermiĝo de preĝejoj. Inter la 391 personoj estas preskaŭ ĉiuj gemaljunuloj, kiuj havas aĝon de 56 jaroj k pli, maljunulinoj estas 260.

La voĉdonado ankoraŭ daŭras, tamen oni ne dubas, ke granda parto da laboruloj ne plu volas preĝi, ne volas aŭskulti la sonojn de sonoriloj. La laborularo estas ne konsentema, ke 52 mil kilogr. da valora metalo senutile pendu en aero sur Barnaŭlaj preĝejoj. La gelaboristoj devigos la urban soveton (urbadministracion) plenumi siajn postulojn: transdoni al la industrio ĉiujn sonorilojn, fermi ne malpli ol kvin preĝejojn k organizi kultur-oficejojn en estintaj preĝejoj.

Ne miskomprenu la kondiĉojn de l’ ateista movado en Barnaŭlo. Neniu malpermesas al eklezianoj diservi; ĉiu, kiu volas, ĉu li estas laboristo, ĉu kamparano, ĉu oficisto aŭ mallaborulo, senriske povas viziti preĝejon k dipreĝi, sed dank’ al granda kleriglaboro de l’ kultur-oficejoj granda parto da laboruloj en USSR jam liberiĝis el la religia opio: ili jam ne plu kredas al pastroj k ne volas esti kiel «diaj ŝafaĉoj», kiuj ne scias, kien ili iras aŭ kien gvidas ilin la pastroj. Tio estas la kaŭzo pri la kontraŭdiaj postuloj de l’ gelaboristoj.

Kompil-verkis A. Kuliĉenko (12 876).

[REKLAMO p.4] Ĵus aperis! JACK LONDON — LA FERA KALKANUMO. Tradukita el la angla de G. Saville. 368 paĝoj. Formato 12×18 cm. Prezo 2,60 mk. g., (bindita 3,20 mk. g.) Mendu tuj ĉe Administracio de SAT, Colmstrasse 1, Leipzig O 27, aŭ Sidejo de SAT, 23, rue Boyer, Paris XX.

— página 5 —

SENNACIULO 483

TRA ESPERANTIO

ĈIRKAŬ LA TRAKTOR-AFERO

La alvoko de Gek-doj Batta (en n-o 299 de «S-ulo») pri la Dua Traktoro necesigas kelkajn gravajn rimarkojn. La bonefiko de ilia postulemo — publikigo de la artikolo sen iu ajn mallongigo — devigas min esti same postulema kiel ili: mi postulas, ke ankaŭ mia respondo aperu sen iaj ŝanĝoj k mallongigoj. Inter krampoj mi demandas, ĉu la SAT-anaro permesos ankoraŭ longtempe, ke premo, minaco aŭ simpla postulemo de iu partifrakcio pezu senĉese sur la sufiĉe penigan laboron de nia redakcio?

La alvoko de Gek-doj Batta entenas ok proponojn.

La unua ŝajnas al mi tute ne akceptebla. La Direkcio de SAT estas gvidantaro de superpartia organizo. Postuli de ĝi, ke ĝi «publikigu sian sintenon» rilate al tiu afero («plej baldaŭ»—ĉu tio ne similas ultimaton?) signifas trudelpremi politikan decidon de estr-organo, kies devo estas laŭstatute, resti neŭtrala inter la diversaj tendencoj de nia anaro¹. Oni ne diru, ke traktoro estas nepolitika aĵo: ankaŭ maŝino fariĝas politikaĵo, se oni ĝin uzas por partipropagando. Ĉu povas ekzisti dubo pri tio, ke la traktorpropono de Gek-doj Batta celas frakcian agadon inter la SAT-anaro?

La dua propono estas same malakceptinda kiel la unua: SAT ne povas oficiale subteni iun frakcion nek partion. Ĝi povas simpatie allasi kolektojn ktp. Sed estante superpartia organizo, ĝi ne povas partopreni al partiagitado. Al tiu lasta servas la partifrakcioj el membroj de SAT. Nia Asocio ja ne havas nur bolŝevikajn membrojn: al ĝi apartenas ankaŭ komunistoj nebolŝevikaj, socialdemokratoj ktp. Pro tio mi kontraŭstaras la proponon, ke «estu eldonataj presitaj (aŭ multobligitaj) ‘kolektlistoj’ numeritaj flanke de SAT«.

La tria propono ŝajnas al mi akceptebla, kondiĉe ke la publikigo de la kolektitaj sumoj ne estu prezentata kiel oficiala entrepreno de SAT.

La proponoj 5, 6, 7 k 8 estas interna afero de la bolŝevika frakcio el SAT-anoj k sekve ne interesas nin.

La kvara propono de Gek-doj Batta ŝajnas al mi la plej diskutenda. Ke la inaŭguro de la traktoro okazu en Moskvo, tio estas afero de la bolŝevika frakcio k min ne interesas. Sed la propono aranĝi nian XI-an Kongreson en Moskvo, bezonas tre seriozajn k longajn pripensojn.

Principe mi ŝatus, ke Moskvo estu nia kongresurbo en la venonta jaro. Sed praktike mi vidas multnombrajn malhelpojn, tiel ke mi konsentus elekti Moskvon nur je la sekvantaj kondiĉoj:

  1. La Soveta Registaro ebligu al la sovetiaj SAT-anoj la viziton de SAT-kongresoj ekster Sovetio. Ĝis nun ĝi preskaŭ malebligis tion per postulo de 250 rubloj (= 3000 frankoj aŭ 500 germanaj markoj aŭ 25 funtoj sterlingaj) por unu pasporto, per rifuzo de valuto al la vojaĝemuloj, k ofte per rekta rifuzo de pasporto.

  2. La Soveta Registaro permesu liberan montranssendon por aliĝoj al SAT, por abonoj k aĉeto de SAT-eldonaĵoj.

  3. La Soveta Registaro garantiu, ke ĉiuj SAT-anoj, k ne nur ortodoksaj bolŝevikoj, povu l i b e r e vojaĝi en la landon de Oktobra Revolucio, k ke ili povu — plej grave! — l i b e r e forvojaĝi.

Oni povus respondi, ke en 1926, ĉiuj SAT-anoj, de iu ajn tendenco, povis ĉeesti nian Leningradan kongreson. Certe, mi mem tion vidis. Sed, de 1926, la situacio ŝanĝiĝis. La malliberejoj sovetiaj pleniĝis je K-doj apartenantaj al ĉiuj tendencoj de la laborista movado. La italan anarkiston Ghezzi (mi citas nur unu ekzemplon) oni senmotive ĵetis en malliberejon. La komunisto Blumkin estas mortpafita, ĉar liaj ideoj ne estis konformaj al la deziro de la bolŝevika partisekretario Stalin. Socialistoj estas tenataj en malliberejo pro siaj ideoj, ne pro faroj.

En la mondo ekzistas SAT-anoj (la plejmulto!), kiuj estas nebolŝevikoj. Ili deziras k rajtas ĉeesti la SAT-kongreson. Ĉu ili povos? Ĉu oni donos al ili la vizon? Ili ja estas, laŭ la bolŝevik-ortodoksa vortaro, «renegatoj», «kontraŭrevoluciuloj», «instrumentoj de l’ imperialismo», «duonfaŝistoj»!!! Kaj se la Soveta Registaro donos la vizon, kiu garantios, ke tiu vizo valoros por Moskvo? Ĉu ni ne devus timi, ke tiu vizo nin kondukos rekte, ekzemple, al Alma Ata (ekspunekzilejo de Trocki) aŭ en la «straton de libero» (ho ironio!) de Tobolsk, kie Karl Radek troviĝis en punekzilo?

Nur se mi havus klarajn, decidajn, firmajn garantiojn pri tiuj tri kondiĉoj, mi konsentus akcepti Moskvon kiel kongresurbon k konsili al la SAT-anoj, tien veturi.

Estas penige, diri ĉion tion, k speciale por mi, kiu subtenas la sovetan Revolucion ekde la unua tago. Sed la tutmonda laboristaro devas scii la veron, k pli ol iam Sovetio mem devas esti defendata kontraŭ siaj malamikoj. Tiu volo, ĝin defendi malgraŭ ĉio, malgraŭ ĉiuj mispaŝoj, eraroj k eĉ krimoj de ĝiaj gvidantoj, povas resti viva en la tutmonda proletaro nur se ni montras per niaj kritikoj, k ne nur per blinda aplaŭdo, ke la afero de la sovetia laborularo estas la afero de la laboristoj el ĉiuj landoj, el ĉiuj kontinentoj.

L. Lora (Revo), SAT-ano 1267.

VOĈOJ DE SAT-ANOJ

Ni k Sovetio

«SAT estas maskita komunista entrepreno, ĝi laboras per «ruĝa oro», ni aŭdas ĉiun tagon de niaj klasaj malamikoj. Kaj kiom diferenca de tio estas la vero! Preskaŭ tute kontraŭe, estas Sovetio, kiu laboras per nia mono.

Ĉiam ni servis al Sovetio. La plej multaj artikoloj, aperintaj en «S-ulo», certe temis pri ĝi. «LNE» dediĉis al ĝi tutajn kajerojn. SAT-anoj monkolektas por traktoroj al sovetiaj K-doj ktp. Kaj kiel ĉi tiuj entuziasmaj, aktivaj, akurataj klasbatalemaj K-doj rekompencas al ni? Per daŭra subtera laboro kontraŭ nia gvidantaro, per pamfleto kontraŭ Lanti, per rompo de Göteborga Konvencio, per obstrukco kontraŭ «LNE» (de la Moskva red.) k per netranssendo de ŝuldata mono.

Mi esperas, ke ĉi tio nur estas malluma flanko de ekĝermanta socialismo. Aliel ja estus pli feliĉe vivi en kapitalisma mondo, kie profito, mensogo, malkonkordo k rabado estas oficialaj.

Estas tute nekompreneble, ke iuj Gek-doj povas opinii, ke estas bele «ke en Sovetio veturas traktoroj, kiujn ni pagis, kiam samtempe la gvidinstancoj de l’ «proleta patrio» ridas k ĉikanas nin, proletojn de la tuta mondo.

H. N. (11 082), Odense

Kiel aranĝi militon? Konsiloj por homoj, kiuj ŝatas militojn

Multaj laboristoj ne plu volas militi pro ia ajn patrio, sekve estas trovendaj novaj militigaj unuoj. — Unu vojo, kiu tutcerte kondukas al milito dezirata estas jena: Oni eduku parton el la homaro socialdemokrate k alian parton komuniste. Jam en la infankorojn oni plantu malamon kontraŭ la alia partio. Tio okazu plej bone laŭ mondpartoj: ekz. la okcident-eŭropa homaro fariĝu socialdemokrata k la orienta komunista. Kiel superaj instancoj povus funkcii, por la orientaj komunistoj la orientaj petrol- k nafto-societoj; kiel superajn instancojn oni elektu la petrol-reĝojn de la aliaj landoj por

¹ La Direkcianoj rajtas nature agi laŭplaĉe kiel individuoj. Sed iliaj faroj kiel Direkcianoj de SAT, je la nomo de SAT, devas esti absolute neŭtralaj. Donacante jam monon por traktoro, la Direkcianoj agis laŭ sia bontrovo en la limoj de nia Statuto. Tion mi plezure k aprobe konstatas. Sed ili ne rajtas, per oficiala gesto, kiel postulis Gek-doj Batta, influi la anaron en iu senco.

— página 6 —

484 SENNACIULO

la socialdemokratoj. Iamajn oficirojn caristajn oni varbu por aranĝi la aferon, sed ili ne agu tro publike en okcidentaj landoj, ĉar la pro mizero akrigita vido de la okcidenta proleto povas eble ekkoni ilin. Tiam oni zorgu, ke ĉiu kredu, ke la alia partio estas la kulpulo, k la milito povos komenciĝi.

Schweinfurt, 28. junio 1930. 8384.

RAPORTARO DE LA PLENUMKOMITATO DE SAT

pri la agadjaro 1929/30 (1. julio — 30. junio)

Ni atentigas, ke pro manko de loko la raportoj povas presiĝi nur en tre resuma formo.

B) RAPORTO DE LA ADMINISTRACIO DE SAT

Situacio de la membraro. La statistiko¹ estas farita la 10. julio 1930 k enhavas nur tiujn membrojn, kiuj fakte pagis la kotizon por la kuranta jaro.

Sume rekotizis aŭ novaliĝis en la jaro 1930 4899 aktivaj k 77 pasivaj membroj, sume 4976. Ne rekotizis ĝis la 10. VII. 2701 membroj, inter ili granda parto el Sovetio, kies kotizojn ni ĝis nun ne ricevis pro la jam konataj kaŭzoj; aliel la statistiko havus tute alian aspekton.

Sennaciulo. Ni ne ripetas ĉi tie la staton de la abonantaro, ĉar en n-o 297 ni donis detalan statistikon pri la situacio de la abonantaro ĉe la ekspedo de n-o 242 k ĝis la 1. julio la stato de l’ abonantaro preskaŭ ne variis. Sed okaze de nia 10. Kongreso ni donas ĉi sube statistikon pri la evoluo de l’ abonantaro al «S-ulo» ekde ĝia naskiĝo, kiu sendube interesos multajn el niaj membroj k abonantoj:

Komence de kvaronjaro Fino de kvaronjaro
2701 Oktobro 1924 2073
844 Januaro 1925 2064
1670 2073
1416 1940
1302 1961
1107 Januaro 1926 2088
1398 2003
1356 2232
1687 2322
1329 Januaro 1927 2719
2068 2763
2063 2751
2066 2806
1785 Januaro 1928 3181
2306 3275
2454 3229
2331 3267
1634 Januaro 1929 3604
2571 3690
2754 3626
2730 3703
2100 Januaro 1930 4143
3454 4140
3024 n-o 301

La Lernanto. — La eldonkvanto de ĉi tiu gazeteto estas 11 900 ekzempl. De ĉi tiu kvanto aĉetas GLEA 5000 ekz., NEFL 1000 ekz. k FEO 250 ekz. La ceteran kvanton ni almetis «S-ulo»n k dissendis al apartaj abonantoj, kies kvanto estas 80.

La Nova Epoko. — Pri tiu revuo ni same ne donas statistikon, ĉar ankaŭ kompleta statistiko aperis en n-o 297 de «S-ulo». Sed por klare montri ankaŭ ĝian evoluon, ni citu la ekspedkvanton ekde oktobro 1924 (siatempe ankoraŭ «Sennacieca Revuo»). Ni vidos, ke la varioj estas tute malgrandegaj.

Jen la diversaj kvantoj, kiujn ni ekspedis ĉiumonate, inter ili ankaŭ kelkaj duoblaj n-oj. Por ne uzi tro la lokon, ni citas la ciferojn kurante: Ĉe oktobro 1924 ni komencas la citadon. 1693, 1220, 625, 951, 1020, 1054, 1236, 1235, 1114, 1114, 1140, 915, 1040, 1157, 1106, 1260, 1200, 1200, 1024, 1186, 1256, 1281, 1206, 1177, 1325, 1222, 1171, 1216, 967, 980, 1080, 1014, 1040, 1014, 1067, 1077, 1016, 1054, 1030, 946, 996, 704, 1039, 1239, 1291, 1317, 1353, 1439, 1405, 1373, 1384, 1176, 1275, 1253, (januaro 1930 949, 1213, 1216, 1242, 1245, (junio 1930) 1279 ekz.

Jarlibro. — Fine de januaro k komence de februaro ni ekspedis la Jarlibron 1929/30. Por ŝpari afrankon ni parte sendis la jarlibrojn kolektive al perantoj aŭ malnovaj membroj kun la peto disdoni ilin. La plej granda parto el ĉi tiuj K-doj tre kontentige disdonis la librojn, k ni ŝuldas al ili dankon por ĉi tiu servo, farita al la Asocio. Sed kelkaj perantoj, ĉefe en Sovetio, trankvile lasis la librojn hejme en iu angulo k ne disdonis ilin. Dum la lastaj kongresoj ni insiste petis, ke la K-doj en la plej diversaj lokoj elektu perantojn k sendu informojn pri kunvenejo ktp. Kiom obeis ĉi tiun peton? Tre malmulte. Sed estas nepre necese, ke en ĉiuj lokoj, kie troviĝas pluraj membroj, oni elektu peranton k vicperanton. Tiu ĉi afero ne nur simpligas nian laboron k ŝparigas afrankon, sed estas ankaŭ helpilo por informpetantaj K-doj. — De la ekspeditaj jarlibroj revenis 83 ekz., kiuj ne trafis la ricevonton, ĉar li ŝanĝis la adreson. Ni do petas niajn membrojn ĉe adresŝanĝoj tuj informi nin, por ke ni povu registri la ŝanĝon.

Eldona fako de SAT. Ni volonte donus ĉi tie statistikon pri venditaj libroj, sed bedaŭrinde ni ĝis nun ne ricevis la raporton de nia Moskva agentejo pri la provizo tiea, sen kiu nia statistiko estus nekompleta. Insignoj. Ĝenerale nia nova insigno trovis plaĉon ĉe niaj membroj. Bedaŭrinde estas, ke ĉi tiu varo estas impostebla, aliel ni povus vendi multe pli grandan kvanton. Ni vendis dum la administra jaro: gr. insignoj, — provizo pasintjara: 3357, provizo nuna: 1402, venditaj 1955. Malgr. insignoj: provizo pasintjara: 144, plus novmendo estas sume 1154. Provizo nuna: 1021, venditaj 133.

Akcibiletoj. Dum la lasta admin. jaro ni vendis 629 akcibiletojn el la serio A k el la sama serio oni resendis 16. El la serio B ni vendis 51 k oni resendis 8. Pri la valoro de ĉi tiu instalo ni ne bezonas diskuti, ĉar jam multaj K-doj spertis ĝian utilon, ĉu kiel ŝparilon ĉu kiel pagilon.

Konsiderante la evoluon de nia movado ni povas esti kontentaj, k pli kontentaj ni povus esti, se la moninterrilatoj kun Sovetio estus la samaj, kiaj ili estas en aliaj landoj. Kiam ni ricevis la informon, ke la financkomisaro malpermesos sendon de nia mono, ni ne plu akceptis abonojn k membrokotizojn de niaj klientoj en Sovetio. Liveri fremdajn librojn ni jam ĉesis pasintan vintron, tuj kiam ni eksciis la novan buĝeton al ni faritan. Same en marto-aprilo ni ankaŭ ĉesis sendi niajn proprajn librojn, insignojn, kovertojn, poŝtkartojn, por ne tro grandigi la sumon ĉe nia konto en Moskvo. Kompreneble ni nun ricevas multajn petojn de niaj sovetiaj klientoj daŭrigi la ekspedon de la gazetoj, sed niaj K-doj certe komprenos, ke ni sen mono ne povas liveri ion ajn. La momentan k definitivan saldon de nia konto ni nur povos pli malfrue citi, ĉar ĝis nun ni ne ricevis la raporton el Moskvo, kiun oni promesis sendi la 10./7. 30.

C) RAPORTO DE LA REDAKCIO DE «SENNACIULO»

La gazeto aperis regule en amplekso de 12 paĝoj. Nur tiuj numeroj, al kiuj estis almetata «La Lernanto», aperis dum la lasta duonjaro 8—10-paĝe. Kiel jam raportite en la 300-a n-o, la nombro de abonantoj je 201 superis 4000 la 30. 5. 1930. Laŭ enhavo aperis originaloj: 297 grandaj artikoloj + 17 Tagoj el mia Vivo + 30 pli malgrandaj notoj + 2 versaĵoj; do sume 346 originaloj (lastjare — 347). Aperis krome 33 (lastj. 31) kompiltradukitaj artikoloj, kies dokumenta materialo ofte estis ĉerpita el diversaj fontoj. Aperis 45 (lastj. 45) tradukoj. En la serio «Historio de l’ Socialismo» aperis 4 artikoloj (lastj. 16). En la statistiko pri originala materialo ne estas entenitaj la t. n. Fakpaĝoj (sporta, virina ktp.), nek la artikoloj de l’ rubriko «Tra Esperantio», en kiu meze po n-o estis 2 grandaj artikoloj.

En 46 n-oj el 52 troviĝis la Fakpaĝoj (meznombre ĉiu Fakpaĝo aperis 9-foje). La Paĝo de l’ Esperanto-Servo

¹ La laŭlandaj nombroj, kompare kun j. 1929, estos legataj ĉe la Kongreso k aperos presite en la kongr. protokolo.

— página 7 —

SENNACIULO 485

estis en ĉiu n-o de post 1. okt. 1929; sekve estis 39 n-oj ĝis 30. VI. 30.

En nacilingvaj gazetoj represiĝis (tiom, kiom oni informis nin) 165 (lastj. 190) artikoloj el «S-ulo». Sed oni konsideru, ke ne estas enkalkulita la materialo peresperanta el la Paĝo de l’ Esp. Servo. La represitaj artikoloj rilatis al: Sovetio — 26, al Usono — 18, al sennaciismo, milito k parencaj problemoj — 17, al Japanio — 9, Polio — 8, Germanio — 7, kontraŭreligiaj — 7, literaturaĵoj — 6, Tagoj el vivo — 5, ktp.

Kiel ĉiujare, ni instigis la K-dojn diri siajn sugestojn, kritikojn, sian opinion pri nia gazeto. La kelkajn opini-esprimojn ricevitajn ni publikigis en «S-ulo». Oni ne kritikis lingvon k stilon en tiuj artikoloj, sed nur tiun aŭ alian artikolon, fakon aŭ rubrikon de la gazeto, kiu ne plaĉas al tiu aŭ alia K-do. Ni ripetu, kion ni jam diris ofte, ke al ĉiuj plaĉi estas tute neeble, k estas normale, ke ne ĉiuj havas la saman guston. Tial ni klopodis kiel eble plej variigi la enhavon de «S-ulo», enkondukante «pordistran» materialon, malgrandajn notojn, k se spaco permesis, felietonon. Bedaŭrinde eĉ ĉe 12-paĝa amplekso ni ne povas enmeti ĉion, kion ni dezirus aperigi, k ni ne povas tiom variigi la enhavon per trakto pri ĉiuj flankoj de la homa socia vivo k homa penado, kiom estus necese, por vere sufiĉe bone solvi niajn edukajn k kulturajn taskojn.

Kiel ankaŭ en pli fruaj jaroj, la materialo ricevita el Sovetio estis precipe abunda; tiel ni povas statistiki en tiu ĉi jaro la aperon de 52 artikoloj pri Sovetio, krom 8 «Tagoj el mia Vivo», priskribitaj de sovetianoj, k ne enkalkulante la prisovetian materialon aperintan sur la Fakpaĝoj. Necesas akcenti, ke ĉiuj artikoloj estis favoraj pri Sovetio k ke pri negativaj flankoj en la Sovetia vivo estas presita preskaŭ nenio. Efektive, ni devas konfesi, ke ni enmetis favoran materialon pri Sovetio, ĉar ni konsideris, ke aperas sufiĉe da malfavora materialo en burĝaj gazetoj. Ni tamen devas konstati, ke precipe sovetianoj mem plendis pro abundo de artikoloj pri Sovetio. Tio estas bone komprenebla, ankaŭ tio, ke de ekstersovetiaj K-doj ni ne ricevis similajn plendojn. Sed inter ĉi lastaj kelkaj plendis al ni tre energie pro tio, ke la raportoj pri Sovetio estas ĉiuj laŭdaj k sekve ne prezentas tute ĝustan bildon pri ĝia situacio. Pri tiu punkto tute speciale ni dezirus ricevi de la Kongreso klaran direkton por la estonto.

Ĉe la sojlo de l’ nova raportjaro (komenco de julio) aperis la 300-a numero de «S-ulo», en kies kompilo la Redakcio estis tre bone subtenata de libervolaj kunlaborantoj, kiuj per siaj artikoloj k desegnoj helpis krei tute orginalan k SAT-spiritan 16-paĝan numeron. Ni esperas, ke ĉiu notis tion kun kontento.

Sed jam ĉe la fino de tiu ĉi raportjaro, en junio, antaŭĵetis sian ombron okazo ekstreme grava, laŭ financa k ankaŭ — morala vidpunkto, kiu malfaciligas la antaŭeniradon de l’ Asocio k kompreneble ankaŭ de ĝia oficiala organo: la malpermeso transsendi monon el Sovetio, k kiel konsekvenco la neeblo liveri nian gazeton al sovetiaj Gek-doj. Se tiu stato ne ŝanĝiĝos, tio signifos, ke ni perdus 1100 abonantojn k sekve refalus en la situacion, en kiu ni estis ĉe la komenco de l’ jaro 1928.

10-a KONGRESO DE SAT

en Londono (Britio), 3.—7. aŭg. 1930

5a listo de aliĝintoj

N-o Nomo Lando SAT-matrikulo
173. G. Huggins, Anglio, 8215
174. C. Huggins, Anglio, 14 821
175. V. Strijak, Sovetio, 5634
176. A. Page, Anglio, 16 164
177. K. Page, Anglio, 16 165
178. O. Koth, Germanio, 12 943
179. E. Koth, Germanio, 16 774
180. E. Hubert, Polio, 13 529
181. H. Schubel, Germanio, 13 450
182. M. Stockl, Aŭstrio, 6826
183. O. Spitsenstatten, Aŭstrio, 14 551
184. J. Ramacher, Germanio, 7850
185. A. Jadlovker, Sovetio, 6771
186. K. Rauchhaus, Germanio, 2269
187. W. Mayer, Nederlando, 14 641
188. N. Lakerveld, Nederlando, 13 604
189. J. Wis, Nederlando, 15 474
190. L. Burkhard, Germanio, 15 532
191. E. Tindell, Anglio, 13 255
192. L. E. Hesse, Anglio, 4273
193. P. Grünberg, Germanio, 4230
194. R. Schinkel, Germanio, 135
195. J. Urlich, Belgio, 10 049
196. A. Jurgensen, Sovetio, 15 255
197. I. Kaŝin, Sovetio, 15 125
198. A. E. Zabojev, Sovetio, 10 369
199. H. Laŭfer, Germanio, 10 754
200. K. Grünbaum, Germanio, 15 924
201. E. N. Palakova, Sovetio, 6806
202. F. Deiters, Germanio, 264
203. F. Azorin, Hispanio, 3681
204. F. Reim, Germanio, 16 182
205. G. P. de Bruin, Nederlando, 670
206. J. Heeuw[?], Nederlando, 13 142
207. B. France, Anglio, 508
208. C. Wild, Anglio, 14 916
209. H. Birch, Anglio, —
210. —, Kubo 15 135
211. C. Hawksworth, Anglio, 7688
212. F. Mawson, Anglio, 12 895
213. O. Groves, Anglio, 7553
214. S. R. Basford, Anglio, 16 082
215. P. Slater, Anglio, 16 083
216. G. Slater, Anglio, 10 511
217. A. Watson, Anglio, 15 419
218. H. Hyams, Anglio, 15376
219. J. Cooper, Anglio, —
220. A. Schröder, Germanio, 14 073
221. H. Probst, Aŭstrio, 13 388
222. N. Lvov, Sovetio, 14 543
223. G. Kolher, Nederlando, 15 712
224. I. Polak, Nederlando, 16 194

(Daŭrigota. Aliĝis pli ol 400 K-doj.)

Bicikla karavano al Londono

ekveturos de Köln (Germ.) la 30. julio trans Aĥen (Aachen) — Bruselo — Ostende. Gek-doj dezirantaj partopreni estas petataj anonci sin antaŭe pro prizorgo de loĝejo en Köln, al K-do Fritz Löw (6817), Hacketäuerstr. 30, Köln-Mülheim.

ANTAŬKONGRESO EN BRUSELO (BRUXELLES)

3a (lasta) komuniko

Ni konigas al la Gek-doj kelkajn informojn, kiuj povus utili al ili: Monkurzo: 1 hol. guldeno = 14,40 belg. frk., 1 mk. g. = 8,50 fr., 1 aŭstra ŝil. = 5,05 fr., 1 ĉeĥa kr. = 1,06 fr., 1 svisa frk. = 6,90 fr., 1 franca frk. = 1,40 fr. Veturprezoj per fervojo de: Herbesthal ĝis Bruselo (Bruxelles) fr. 34, de Arlon ĝis Bruselo fr. 49, de Bruselo al Ostende fr. 30. Prezo de tagmanĝo aŭ vespermanĝo 7 ĝis 10 frk. Horaro por vagonaroj al Londono (La Bruselaj K-doj foriros sabaton, 2-an de aŭg., per vagonaro de 7,30 h. matene.) Bruselo (Nordo) 7,30 h., Ostende (alveno) 9,50[?] h., foriro per ŝipo 9,30 h., Dover (mare) 13,48 h. Londono (Viktoria) — 15,40 h. La ŝipo foriranta de Ostende je 10,45 h. ne prenas sabate vojaĝantojn kun rabatbiletoj. Alia vagonaro ekiras de Bruselo (Nordo) — 12,45 h., Ostende — 14,34, foriro per ŝipo 15,40, Dover (mare) 19,38, Londono (Vikt.) 21,26 h.

K-doj alvenantaj en Bruselon por la Antaŭkongreso sin turnu al Tramista Domo (Maison des Tramwaymen), 17 rue du Poinçon, Bruxelles. Estos K-doj, kiuj deĵoros tie dum kelkaj tagoj.

PROPONOJ AL LA 10-a KONGRESO

12. Ni proponas, ke la XI-a SAT-kongreso okazu en la jaro 1931 en Moskvo, en la ĉefurbo de la tutmonda revolucia Proletaro. Motivigo: Jam dum la Leipziga Kongreso regis la deziro okazigi iun plej proksiman kongreson de SAT en Sovetio, por doni eblon al centoj da ekstersovetiaj Gek-doj viziti la unuan socialistan landon k vidi proprokule la konstruadon de Socialismo. Same ni donos okazon al niaj sovetiaj Gek-doj konatiĝi kun ni, ĉar la kapitalistaj registaroj ne permesas al ili viziti la SAT-kongresojn okazantajn en burĝaj landoj.

246, 2921, 5380, 5484, 3217, 8568, 483, 4377, 15 525, 3317, 5704, 13 493, 15 219, 5352, 8700, 8698, 14 989, 14 770, Berlin (fino de junio).

13. Por eviti ĉiujn pluajn malfacilojn inter la Asocio SAT k Sovetio rilate monaferojn, mi proponas translokigi la Sidejon k Redaktejon al Moskvo.

H. Martz (14 157), Crimmitschau.

14. Raportoj jam publikigitaj en «S-ulo» ne estu laŭtlegataj en la kongreso. Motivigo. Ni opinias, ke per tio ni ŝparas multan valoran tempon. Ĉiu kongresano legis la raportojn en «S-ulo» k do povis antaŭe noti siajn rimarkojn, demandojn ktp. Tiuj partoj el la raportoj, kiuj eventuale ne taŭgus por publikigo en «S-ulo», povas esti legataj kiel aldono.

670, 5877, 1939, 1940, Enschede.

— página 8 —

486 SENNACIULO

15. La sekvonta Jarlibro aperu en la 3-a kvarono de 1931 kiel Jarlibro 1931—32. Motivigo. Pro la decido, ke aktivaj SAT-anoj devas esti abonantoj al «S-ulo», la nombro da aktivaj SAT-anoj verŝajne grave malpliiĝos. Nova Jarlibro aperonta en la komenco de 1931 do ne povos enhavi multajn adresojn. La fakto, ke mono el Sovetio ne plu estas transpagata, grave malsanigas la financan staton de SAT. Per aperigo de unu Jarlibro en 2 jaroj, ni atingos: unuflanke, ke ĝi enhavos pli da nomoj k do havos pli da propaganda valoro k aliflanke, ke la financa stato de SAT pliboniĝos.

670, 5877, 1939, 1940, Enschede.

16. En rubriko «Nia Poŝto» de «S-ulo» la redaktoro informu ĉiusemajne pri la sorto de ricevitaj manuskriptoj, en tia formo: Aperos en venontaj n-oj artikoloj de K-doj . . . (sekvas matrikuloj); ne aperos artikoloj de . . . (same). Kiam kunlaboranto sendas plurajn artikolojn, li numeru ilin, k la red. citu ĉiujn n-ojn post la matrikulo de l’ membro.

13 607, Zeist.

ATENTU! VEGETARANOJ-SAT-ANOJ!

Koncernas nian fakkunsidon dum la X-a Kongreso

Gek-doj veturontaj al Londono, tuj ekrilatu kun la sekciestro. Por denove ebligi k sukcesigi fakkunsidon k nian kulturan laboron, ni nepre tuj bezonas vian kunlaboron. La sekciestro mem ne povas viziti la X-an pro senlaboreco. Kiu estas preta transpreni la gvidadon de l’ fakkunsido? Kongresvizitontoj k nevizitontoj tuj sendu proponojn k opiniojn pri aranĝo de l’ kunsido, pri nia Sekcio k nia plua laboro. Jam preparu vin por vigla utila raportado! Kolektu materialon! (Nevizitontoj raportu letere rekte al la Veget. Sekcio dum kongreso en Londono. Tien ankaŭ sendu ĝustatempe proponojn pritraktotajn dum nia kunsido.) Por disvastigi k antaŭenpuŝi nian ideon k movadon, mi intencas aranĝi ekspozicion dumkongresan. Tio kondiĉas, ke ĉiu sendu indan materialon, ekz. gazetojn, librojn ktp., ĉu esp-ajn, ĉu nacilingvajn; krome afiŝojn, fotojn el la movado k. a. Ankaŭ kondiĉo estas, ke troviĝu laborema K-d(in)o, pref. el Anglio, kiu transprenos la aranĝon k ĉian antaŭlaboron. Britaj (Londonaj) vegetaranoj estas speciale alvokataj interrilati kun la sekciestro. Skribu i. a. pri vivkondiĉoj ĉefe tuŝante la flankon de laŭnatura vegetara nutrado; sciigu al kongresontoj tian manĝejon (gastejon). Kelkaj eksterl. samcelanoj dez. ekrilati kun Londonaj vegetaranoj. Do — aŭdigu vin k helpu agrabligi la restadon de viaj gastoj.

La sekciestro: O. Walter, Kleinschönau 21, apud Zittau, Germ.

FAKKUNSIDO DE L’JUNULARA SEKCIO

Ankaŭ dum la Londona Kongreso la Junularo aranĝos specialan kunsidon, kiun ĉiuj gejunuloj (eĉ maturuloj kun junulecaj koro k spirito) partoprenu. La planita k dezirita tendara kunvivado ankoraŭ ne realiĝos ĉi-jare. Tial ni interrilatis kun O. K. K. por provi almenaŭ havigi al la gejunuloj komunan restejon, se iel eble senkostan. La taskoj de l’ fakkunsido estos: ekzameni la faritan laboron (post raporto de estro k redaktanto) k konkludi la laboron farotan. La tagordo entenas la raportojn de gvidanto k red., novelektojn, trakton de niaj plej proksimaj taskoj (i. a. diskuton pri speciala kreinda porjunula bulteno proponita de la red.), raportojn el div. landoj k a. La gravo de nia sekcia laboro necesigas plenan partoprenon de ĉiuj konsciaj laboremaj junuloj-kongresontoj. Pli detalajn sciigojn donos al interesiĝantoj la prez. de l’ kunsido: K-do W. Latimer, Carlisle-Cumberland, Canal Bank, Bone Mill Cottage, Anglio.

KELKAJ KLARIGAJ VORTOJ

Rilate la proponon voĉdonitan de la Pariza Grupo k publikigitan en la n-o 301-a de «S-ulo», ni konstatis per leteroj ricevitaj, ke ekzistas miskompreno ĉe kelkaj K-doj. Iuj havas partiecan intereson ŝajnigi nekomprenon pri tio, ke la Pariza Grupo k la Direkcio de SAT ne estas la samaj organoj; aliuj ĉagreniĝas pro tio, ke la Direkcio de SAT ŝajne ne plu havas la fidon de la Pariza Grupo. Necesas do diri tute klare, ke nek la ŝajnigita suspekto de la unuaj, nek la ĉagreniĝo de la duaj estas fundamentitaj. Tre certe la Kongreso en Londono konfirmos tiun nian aserton. Ni aldonu, ke nur 2 Direkcianoj (K-doj Glodo k Kaŝon) ĉeestis tiun kunvenon. Tial ke tiu propono rilatis la estraron de la Asocio, tiuj du K-doj sin detenis en la voĉdonado. Krom la tri voĉoj, kiuj kontraŭis, estas notinde, ke relative multaj K-doj sin detenis.

Direkcio de SAT

LA PLENA VORTARO DE ESPERANTO

estas ekspedita, la 5. julio 1930, rekomendite, al ĉiuj, kiuj ĝin page mendis (escepte al sovetianoj; vd. pri tio «S-ulo»n n-o 299). Jam kelkaj pakaĵoj revenis, pro diversaj kaŭzoj kiujn ni konigas ĉi sube inter krampoj. Ni avertas tiujn mendintojn, ke ni ree sendos la libron nur kontraŭ antaŭpago de l’ ekspedkosto: K-doj Schneider R., Bad Wildungen Land, Neulok» Post Neubringhausen (nekonata), 0,70 mk. g. (afranko); Huet, 4 rue des Brulio, Le Raincy (foriris), 14,50 frk.; Angles Jose, Restaurant Bourdier, Cours Sextius, Aix en provence (foriris), fr. 2.50; ankaŭ foriris de adreso: Union du Sud-Est, Saint Cyr s/Mer, fr. 2.50; Eiglmaier J., Ländgasse 141/1, Landshut (rifuzita), 1.50 mk. g.

NIA POŜTO

Al kelkiuj. — Kion mi respondus al demando pri eventuala aliĝo de SAT al ia I. F. A.? Mi miras, ke malnovaj SAT-anoj povas direkti al mi tian demandon. Kiam antaŭ la Kasela Kongreso kelkiuj proponis, ke SAT aliĝu al la III-a Internacio, mi paradokse respondis, ke tio ne estas ebla, sed ke la III-a, II-a k. ĉ. Internacioj k similaj organizoj povas aliĝi al SAT! (Vd. punkton 5 de la Statuto). Mia opinio ne ŝanĝiĝis . . . E. L.

5087. — Nur, se vi verkus tre koncize aŭ sendus nur la plej interesan fragmenton, ni povus promesi utiligi.

7998. — Mankas loko por via «festotago». Red.

7037. — Via abono validas ĝis 312.

13 194. — Via anonco kostas 1.80 kr.

Tetelbaum. — La Adm. de SAT ne sendas kongreskartojn, tion faras la kongreskomitato. Adm.

KORESPONDADO

LITOVIO

Mi serĉas ie k ian laboron en fabriko, mi estas fervojisto k terlaboristo. Dankante mi restas: Esperantisto Julis Kaĉinskas, Radviliŝky, Sakalausko g-ve 6, Ŝiauliu.

SVEDIO

Kiu rusa K-do, veturonta al aŭ de la deka Kongreso, volas viziti Svedion? K-do kiu kapablas publike paroladi estas preferata. Tuj resp. al K-do Artur Lundgren, Furutorpsgat. 57, Hälsingborg (13 194).

KONGRES-ALIĜINTOJ, NOTU!

[BILDO p.8 | 66,62,71,76] Granda nigra ekkriosigno ĉe la maldekstra flanko de la anonco.

La Organiza Kongr. Komitato aranĝis kun Julio Baghy eldonon de speciala tre malkara eldono de la jam fama verko «VIKTIMOJ». La kosto de tiu libro estas 2 ŝilingoj, k nur kongres-aliĝintoj rajtas aĉeti je tiu prezo. La libro estos vendata en la Kongresejo, sed tiuj, kiuj aliĝis k ne vizitos Londonon, povas mendi ĝin ĉe la Kongres-sekretario, 19, Leyton Rd., Harpenden, Herts., Anglio. Sendu 2 ŝil. 3 pencojn. La oferto validas nur ĝis fino de aŭgusto.

Kongresontoj atentu!

Gek-doj, kiuj post la X. kongreso traveturos Germanion, havas la eblon pasigi kelkajn tagojn senkoste en nia bele lokita urbeto Valdenburg, Saksio. Pro informoj turnu vin tuj al Lab. Esp. Grupo Valdenburg (Saksio). Skribu al: Max Pohlers, Waldenburg-Altstadt, Gartenstrasse 142.

ENHAVO

paĝo
La «Genta» sistemo 479—80
La rolo de sugesto en klasbatalo 480
Letero el Italio 480—81
Bildoj el Usono 481
Sennaciula Liberpensula Paĝo 482
Tra Esperantio 483—86

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

N.º 304, 31 de julio de 1930

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

6-a JARO, N-o 304 — LEIPZIG, 31. / 7. 1930

[BILDO p.1 | 34,5,64,15] Duonglobo kun la kontinentoj kaj, super ĝi, kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T.

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

APERAS SEMAJNE | REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. — ADMINISTREJO: R. Lerhner, Kolmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio). | APERAS SEMAJNE

LONDONO — OKSFORDO

Estas sufiĉe signifa fakto, ke du universalaj esperanto-kongresoj okazos nunjare k preskaŭ samtempe en Grand-Britio, en la lando, kies lingvo estas plej multe disvastigita tra la tuta mondo.

Multaj homoj, eĉ laboristaj gvidantoj, ne malofte asertas, ke la angla lingvo plej taŭgas por solvi la problemon pri tutmonda interkomprenigo. Kiuj dediĉis iom da tempo por lernadi tiun lingvon, tiuj tamen bone scias, ke tia aserto estas malprava. Fakte la lernado de la angla lingvo postulas elspezon de multe da tempo k energio. Ne nur pro ĝia malfacila prononcado, sed ankaŭ pro tio, ke ĝiaj vortoj havas multe da diversaj, ofte tre malsamaj sencoj. Sen ia troigo oni povas aserti, ke la angla lingvo estas almenaŭ dudekfoje pli malfacila ol esperanto.

Estas ja vere, ke pli ol tricent milionoj da homoj tra la tuta mondo povas pli malpli bone legi anglan tekston k angle komprenigi sin ĉe restoracio aŭ en hotelo. Sed kiom da ili kapablas verki en angla lingvo por gazetoj k paroladi angle dum kongresoj, kiel faras esperante simplaj laboristoj-SAT-anoj? Relative tre malmulte, inter tiuj, kies gepatra lingvo ne estas la angla.

Se por forigi la lingvajn barojn en la mondo, oni alprenus la anglan lingvon, estus elspezite almenaŭ miliardfoje pli da energio k tempo ol per alpreno de esperanto. Oni povus fari pri tio sufiĉe precizajn kalkulojn. La nombroj parolus tre elokvente k montrus, ke la nura racia solvo de l’ problemo estas donita per artefarita lingvo, per esperanto.

La angla lingvo tamen povus sin trudi al la tuta mondo, se Usono k la Brita Imperio trudus sian regadon al ĉiuj ceteraj landoj. Tia hipotezo estas pensebla k iarilate eĉ allasebla. Sed pli saĝe, pli racie estas hipotezi, ke la tutmonda Proletaro unuiĝos super k malgraŭ la landlimoj por batali sur la klasa kampo por emancipiĝi el sub la jugo de l’ mondkapitalismo.

Ne povas esti dubo, ke la SAT-anoj jam elektis la duan hipotezon. Por ke ĝi fariĝu reala fakto ili certe estas pretaj dediĉi tutan sian energion. En la unuiĝo de l’ tutmonda Proletaro por la estontaj bataloj esperanto povas ludi grandan rolon k tial nia [?] kongreso en Londono havas tute specialan signifon. Ĝi estas fakta pruvo por ĉiuj laboristoj, kiuj deziras vidi k aŭdi, ke embrie la SAT-anoj funkciigas societon, kiel povus funkcii unulingva tutmonda socio . . .

En Oksfordo eminentaj profesoroj, reprezentantoj de Ŝtatoj k aliaj gravaj personoj provos per pompaj rimedoj altiri la atenton de la granda publiko pri la Zamenhofa kreaĵo. Per prudente k diplomatece verkitaj alvokoj ili sendube sin turnos al oficialaj rondoj kun peto pri agnosko de esperanto. Ili kredeble asertos, ke la alpreno de nia lingvo garantios la tutmondan pacon inter la nacioj, inter la suverenaj Ŝtatoj. Ili emfazos, ke esperanto neniel minacas la naciajn lingvojn, la naciajn kulturojn k. a. kvazaŭajn diaĵojn.

En la fama universitata urbo ĉio okazos laŭ «respektinda» maniero, kiel decas al homoj, reprezentantaj la burĝan regantan klason, kies potenco estas farita el senkompata ekspluatado al la laboristoj k el la bedaŭrinda rezignemo de ĉi tiuj lastaj, antaŭ maljusta sorto. En Oksfordo oni kantos himnojn al la kunlaborado inter la klasoj, t. e. de la ŝafoj kun la lupoj. Tie okazos ludoj, dancoj, intergratuloj. Estos bela, grandioza . . . amuzado.

En Londono kunvenos simplaj homoj el la ekspluatata klaso, homoj ardaj k pasiaj, ne ĉiam saĝaj k justaj, sed almenaŭ forte konvinkitaj, ke esperanto ne estas ia ludilo, nek ia universala kuracilo, sed estas nepre necesa ilo por ebligi al la tutmonda ekspluatataro forte unuiĝi por la venontaj, decidaj klasbataloj.

La SAT-anoj en Londono ne esploros, ĉu esperanto povas aŭ ne malutili la naciajn lingvojn k kulturojn. Tiaj problemoj ne interesas simplajn laboristojn, kiuj ne havas la eblon studadi dum jaroj en universitatoj por tiel akiri la kapablon ŝati, ĝuste taksi k profiti delikatajn kulturaĵojn.

En la ĉefurbego de Britio la laboristaj esperantistoj varme k pasie diskutos pri la plej bonaj rimedoj uzendaj por atingi, ke la laboristaj partioj k sindikatoj ĉesu ignori la mirindan interkomprenilon k unuecigilon, kia estas artefarita lingvo simpla k lernebla de ĉiu mezinteligenta proleto. En la granda Konŭe-Halo (Conway-Hall) la invititaj reprezentantoj de tiuj organizoj povos proprokule, proprorele konstati, ke la SAT-anoj perfekte solvis la problemon pri tutmonda interkomprenigo per esperanto. Se tiuj reprezentantoj ne estas poliglotoj k dungitaj tradukistoj, kiuj havas personan intereson en tio, ke ne falu la lingvaj baroj, ili certe raportos al siaj organizoj, ke estas eble jam ŝpari konsiderindajn sumojn per la alpreno de esperanto por la rilatoj inter la diversnaciaj organizoj. Unuvorte ili konvinkiĝos, ke SAT faras pioniran, tre laŭdindan k subtenindan laboron.

En Londono kredeble ne regos la sama «respektindo» kiel en Oksfordo. Pli pasiaj estos la debatoj. Forestos pli malpli hipokritaj interlaŭdoj; forestos tradicio k rutino. Sendube ne ĉiuj kongresanoj havos klaran komprenon pri la movado, kiun ili partoprenas. Eraroj k miskomprenoj sekve estas ne-

— página 2 —

488 — SENNACIULO

eviteblaj. Sed la juna, dekjaraĝa organizo jam atingis sufiĉan forton por elteni firme kontraŭ iaj ajn ŝtormoj.

En Oksfordo la neŭtrala ŝipo senskue naĝetos sur kvieta maro; en Londono la SAT-ŝipo baraktos sur ŝaŭmantaj ondoj, sed malgraŭ tio, sperta okulo povos vidi, ke ĝia antaŭenirado estas pli rapida k ke ĝi atingos la havenon, evitinte la rifojn.

E. Lanti.

LA ABOMENA MILITISMO

Daŭras la vet-armado materia k spirita en la tuta mondo. Dum kirasŝipoj k tankoj estas konstruataj de grandaj k malgrandaj ŝtatoj en arda konkuro, ĉie laŭ iliaj povo k forto, k dum laboristoj en ĉiuj partoj de la mondo plue konsentas fabriki armilojn, municion, militgason, — samtempe en lernejoj, preĝejoj, armeoj, universitatoj, kinoj, sportejoj k aliaj publikaj k privataj institucioj estas preparataj la spiritoj por la venonta «lasta» milito. Parlamentoj voĉdone konsentas ĉiujare pli altajn militbuĝetojn.

Kaj al tiu «nobla konkurado» en la intereso de l’ respektivaj patrioj hodiaŭ, same kiel en la jaro 1914, la laboristaj amasoj, samsortanoj laŭ la vivkondiĉoj, sed disigitaj laŭ lingvo k partio, scias kontraŭmeti relative nur malgrandan reziston. La kontraŭstaro kontraŭ la militpreparoj estas proporcia je la forto de l’ klasbatalo en ekonomia kampo [?] kontraŭ la mastroj [?], k dum tie ankoraŭ malvenke k en malfavoraj kondiĉoj batalas la proletaro, ankaŭ venko sur la ideologia fronto estas tute neebla. Ni mem, praktikantoj de mondlingvo, vidas pli ol aliaj, ke la kontraŭmilita edukado, la ribeligo de l’ spiritoj kontraŭ la militismo ĉe la klasaj organizoj de la laboristaro estas (k povas esti) nur tute nesufiĉa, nekompleta, malmult-efika. Ĉu vi havas dubojn pri tio, ke en okazo de nova milito la plej granda parto el patriotaj militpartoprenontoj rekrutiĝos el laboristaj elementoj? Burĝoj-posedantoj, trustgvidantoj, fabrikmastroj kondutas pli inteligente, pli klarvide, k ili trovas ĉiam rimedojn antaŭgardi sin kontraŭ eventuala malbono, kiu povus trafi ilin mem per milito. Iliaj instrumentoj: reĝoj, ministroj, diplomatoj k deputitoj, profesoroj, instruistoj, pastroj k junulargvidantoj, laboras je ilia servo, laŭ ilia komisio. La ŝtormaj postmilitaj ribeljaroj, tiu longa k laŭŝajne profunda protesto kontraŭ la buĉado, forpasis, k juna generacio, esperplena, malsperta,

[BILDO p.2 | 38,23,65,61] Kubisma desegnaĵo de marŝanta soldato kun pinta kasko, granda nazo kaj longa lipharo, kun vipo aŭ glavo en la mano kaj botoj; vertikale subskribita «F. DELTOR [?]». Sube: «Originale por «S-ulo».»

fidema k sensuspekta, ensuĉas la instruojn pri naciismo . . .

Tamen . . . ne tute identas la situacio kun tiu el unuaj aŭgustaj tagoj de l’ jaro 1914. Nova faktoro ja ekaperis sur la scenejo de l’ mondteatro. La rusaj kamparanoj k laboristoj en soldat-uniformo sukcesis ja sub gvido de l’ bolŝevikoj transformi la imperialisman militon en civilmiliton. Kaj tiuj samaj amasoj, formantaj la kadrojn de Ruĝa Armeo, kontraŭbatalis la blankajn invadintojn, kiuj deziris sufoki en embria stato la naskiĝantan Sovetion.

Tiu armeo el laboristoj k kamparanoj, kiu en tiama tempo sciis venke rebati la atakojn de l’ kapitalist-armeoj, tenas ankoraŭ hodiaŭ en respekto la registarojn de l’ grandaj potencoj, kuraĝigas la klaskonscian laboristaron, admonante k instigante ĝin per la simpla fakto de sia ekzisto persisti en klasa batalo, en batalo kontraŭ militarmado k militbuĝetoj.

N. B.

[REKLAMO p.2] Neniu esperantisto plu rajtas fuŝe uzi la lingvon, de kiam aperis la PLENA VORTARO DE ESPERANTO. Volumego de 536 pĝ. en formato 14×20 cm. Prezo: bindita ekzemplero 10 mk. g., broŝurita 9 mk. g. Nur por aktivaj membroj (t. e. membro-abonantoj) de SAT validas rabato de 20 % je tiu ĉi verko. Mendu ĉe Adm. de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27 aŭ Direkcio de SAT, 23, rue Boyer, Paris XX.

ANKAŬ EN PORTUGALIO ONI MILITPREPARAS!

Lisboa SAT-ano (12199)

Feliĉe nia estraro jam komencas sin turni al la demando, kiu plej grave interesas nian «patrion», tiu de l’ patridefendo okaze de milito. Ni ja posedas tre grandan, boninstruatan k «bonege pagatan» armeon. Sed bedaŭrinde mankas ĝis nun la plej necesa materialo, tiu por la mar-armeo, precipe militŝipoj. Laŭ raporto de vespera gazeto «Diario de Lisboa», la nuna ministro por maraferoj ellaboris tre koncizan programon, kies kopion li disdonis al la ceteraj ministroj. Ĝia plenumo solvos tre kontentige la jam delonge starigitan problemon. Laŭ tiu programo la ŝtato akiros dum la estontaj 8 jaroj ne-malpli ol 42 militŝipojn, kies kostoj sumiĝas je 12 milionoj da libr. (1 libr. = ĉ. 5 usonaj dolaroj). Kia bagatelo! La akiro estos farata en 4 periodoj laŭ jena plano:

1-a periodo: 2 milit-avertŝipoj po 2000 tunoj, 4 samspecaj po 1000 tunoj, 4 kontraŭtorpedo-ŝipoj po 1500 tunoj, 2 submaraj ŝipoj po 800 tunoj, 2 kontrol-ŝipoj por fiŝkaptado k 1 transportŝipo por 12 aviadiloj.

2-a periodo: 1 kirasŝipo je 5000 t., 2 kontraŭtorpedo-ŝipoj po 1500 t., 4 submaraj ŝipoj po 800 t.

3-a periodo: 1 kirasŝipo je 5000 t., 2 militavertŝipoj po 2000 t., 2 samaj po 1000 t., 2 kontraŭtorpedo-ŝipoj po 1500 t., 2 submaraj ŝipoj po 500 t.

4-a periodo: 2 milit-avertŝipoj po 1000 t., 4 kontraŭtorpedo-ŝipoj po 1500 t., 4 submaraj po 500 t., 1 militapogŝipo por submaraj ŝipoj.

Ĉu ne kontentige? Se mi povus, mi tuj proponus, ke anstataŭ 12 milionoj da libr. oni elspezu 20 aŭ eĉ 40 milionojn, por akiri pli da militŝipoj, ĉar ju pli granda la armeo, des pli konata fariĝas la lando. Tute ne gravas, ĉu la popolo malsatmortas. Tio ja estas bagatelo. De infanaĝo mi aŭdas portugalan proverbon, kiu diras «Mortu la popolo, sed restu la gloro». Kia ĝojo, kia ĝojo! Ĉu estas malsato? Loĝejkrizo? Ĉu pligrandiĝas senlaborulamaso? La nombro da ĉiutagaj memmortigoj pro mizerego ktp? Tio tute ne gravas. Unue oni solvu la problemon pri patridefendo. La malsata popolo atendu la alvenon de l’ ŝiparo, k poste per kugloj k grenadoj ĝi estos satigata. Ĉu ne estas preferinde, anstataŭ esti kondukataj al la kolonioj kiel ŝarĝo, ke la politik-sociaj malliberuloj estu transportataj tien per nova k bela militŝipo? Kiu neas la pli grandan lukson? La ŝtato bone scias pri la granda senlaborul-amaso, sed pacienciĝu ĝis la alveno de l’ ŝiparo, k dume

KUN TIU ĈI NUMERO ESTAS EKSPEDATA «LA NOVA EPOKO»

— página 3 —

SENNACIULO — 489

iru en restoracion, kie manĝas la veraj patriotoj, postulu de ili la ostojn, kiujn ili lasis, k satigu vin per ili!

Aliflanke, ĉu nia lando ne estas fame konata kiel lando de plej grandaj naturbeloj, verdaj k tre ĉarmaj kampoj k herbejoj? Ĉu nia ĉielo ne estas la plej bela el la tuta mondo? Ĉu suno k steloj starantaj super ĝi ne estas plej brilaj? Tion ja asertis niaj plej eminentaj verkistoj! Kial do plendi pro manko de loĝejoj? Oni loĝu en la aero, sed ne forgesu savi la patrion! Laŭ nia nacia historio Portugalio estas lando de herooj k eltrovintoj, k kiel tia konata tra la tuta mondo. Al ĝia ekzemplo sekvis la aliaj popoloj. Ĉu ni do perdu nian bonan reputacion antaŭ la mondo? Ne, milfoje ne! oni respondos. Sed ĉu ne estas aliaj pli urĝe solvendaj problemoj, kiel tiu pri la vivkondiĉoj ktp.? Tute ne! Vere, la vivo fariĝas pli k pli suferiga, ĉar la prezo por vivrimedoj pligrandiĝas senĉese. Sed tio ne gravas. Delonge la laborularo ne laborakiras sufiĉe por duonviveti. Do, se la vivo eĉ fariĝus pli kara, tio ne gravas, ĉar tiu kareco nur ŝarĝos la monposedantajn «patriotojn». La laboristoj jam delonge estas mortkondamnitaj, ĉu je morto per malsato, per kugloj okaze de ribelo, aŭ per malliberejo, ĉu per memmortigo, se preferata. Sed neniel dubu, ke morgaŭ, okaze de nova milito aŭ eĉ simpla ribelo, la plej granda parto el tiuj malriĉuloj «ne nur laŭ mono, sed laŭ kapablo k scio», tuj aliras ĉe la registaron por oferi tre volonte sian vivon k savi la patrion. Do, estu ni kontentaj k — denove «mortu la popolo, sed restu la gloro».

PUBLIKA LETERO AL LA LITERATURA KOMISIONO

Nia SAT-libro-eldonejo jam aperigis atendindan nombron da bonegaj esperantaj libroj. Estas ankoraŭ gravaj manuskriptoj — originaloj k tradukoj — kiujn la Lit.-Komisiono tralegis, korektis k rekomendis por eldono. La ĝis nun eldonitaj libroj estas verkoj de unuopaj verkistoj, granduloj en politiko, scienco k literaturo.

Sed hodiaŭ mi proponas eldoni kolektivan verkon, je kiu la tuta SAT-anaro kunlaboru: mi proponas eldoni verkon kontraŭ la milito. Ekzistas jam multaj literaturaĵoj kontraŭmilitaj, versaĵoj, romanoj, dramoj — de unuopaj verkistoj en naciaj lingvoj. La militon ne partoprenis kelkaj, sed multaj k ili travivis epizodojn, kiuj estas indaj por konigi ilin al la mondo, al estontaj generacioj por abomenigi la kruelan militon. Kontraŭmilita kolektiva verko en esperanta lingvo, kiun verkos sennaciularo, certe estus epokfaranta libro.

La tuta SAT-anaro partopreninta la militon ĉe la fronto, en la postfronta regiono k enlande, kunlaboru. Rakontu pri la sinteno k ĉikanoj de la oficiroj kontraŭ la senranguloj, pri la luksa vivo en la postfronta regiono, pri malsato en la lando, pri la agoj de la regantoj kontraŭ strikantaj laboristoj, pri la glorigo de la milito fare de pastroj, pri la mensogema gazetaro k la cenzuro, pri nutraj-surogatoj; pri ĉikanoj kontraŭ la enloĝantoj de okupitaj regionoj, pri sensencaj militaj entreprenoj por ricevi ordenojn je la kostoj de vunditaj k mortpafitaj soldatoj, pri polico, pri la interna politiko, pri la seksa vivo en milito ktp.

La enhavo de la libro devus esti ordigita laŭ jenaj ĉapitroj: Ĉe la fronto — La vivo postfronta — La laboristoj — La virinoj — La gazetaro k la cenzuro — La polico — La interna politiko — La malsato k la nutraj-surogatoj ktp. Krome oni dividu la unuopajn ĉapitrojn laŭ nacioj; ekzemple: Rakontas franco, Rakontas germano ktp. Tiel oni povas fari komparojn. Per ilustroj — niaj K-doj certe disponas pri trafaj bildoj k fotoj — oni povus pliriĉigi k pliinteresigi la verkon. Ĉiu ĉapitro estu enkondukata per pensoj de famuloj.

Per eldono de tia verko la mondo pli ol antaŭe atentos nian movadon k ĉu ni ne eĉ profitus per eldono de tia ampleksa libro, se ni trovus nacilingvajn eldonistojn? Ĉu ni en la jubilea jaro de SAT volos efektivigi la planon? Grandega estas la laboro. La Lit. Komisiono parolu!

K. H. (3550).

DISKUTEJO

Al K-do Marso pri militoj¹

En n-o 296 vi estas preskaŭ certa, ke nova milito venos. Malgraŭe, vi proponas forbruligi ĉiujn primilitajn verkojn, malpermesi al infanoj legi ĉi rilatajn librojn. Ĉu via propono estas realigebla? Ĉu vi havas la potencon, ke ĉiuj verkoj primilitaj estu bruligataj? Ĉu vi, nur en la grupo aŭ en la urbo, kie vi vivas, povas al infanoj malpermesi legi ion k ĉu la infanoj vere ĉi tion ne legas? Eble, ke vi en parteto de l’ mondo sukcesos. Sed ankaŭ vivas krimuloj, kiuj militos, se necesas, sen libroj, kiuj atakos la juston, la juste k paceme vivantajn homojn, k kiuj forbruligis la scion de defendo, tiuj nekapablas militi por la justo k estos mortigitaj. La justemaj homoj sen potenco, sen kapablo kontraŭmiliti la malamikojn de l’ justo . . . tio signifas pludaŭradon, eĉ eternon de maljusto.

La demando ne estu, ĉu milito estas bona, morala aŭ ne, ĉar la juĝanto devas scii pri la celo de l’ milito. Ni demandu, ĉu tiu aŭ tiu ĉi milito servas batalon por la justo. La batalantoj, kiuj ŝirmas malfortulojn, kiuj kontraŭstaras la ekspluaton, kiuj rompas la jugon de l’ tirano, kiuj defendas la regon de l’ justo, se necesas, per armilo en milito (aŭ ĉu vi volas spirite, ignorante, nude kontraŭi la konkretajn militilojn de l’ malamikoj de justa socio-ordo?) ĉu tiuj batalantoj «ruĝaj» estas malbonfaruloj?

MOR (14 624).

¹ Vd. n-on 296, pĝ. 410.

LA KLASBATALO TRA LA MONDO

Proceso kontraŭ 113 kompartianoj en Tokio

Proceso kontraŭ 113 komunistoj arestitaj okaze de l’ granda arestado je 15. marto 1928 komenciĝos baldaŭ. Ili estas nur parto el la arestitoj, kies nombro jam atingis pli ol 850 dum ĉi tiuj du jaroj. La klasa justo minacas ilin per puno de 2—10-jara enkarcerigo.

Kiel rezulton de enketo pri 471 arestitoj oni publikigis jenajn nombrojn:

  1. Aĝo de kompartianoj:
knaboj (ĝis 20 j.) 34 6,4%
junuloj (21—30 j.) 383 81,3%
plenaĝuloj (pli ol 31) 54 11,3%
  1. Sanstato:
sanaj 285 60,5%
nefortaj 75 18 %
malsanaj 111 21,5%

El la malsanuloj, tuberkulozaj (34) [?], beriberaj (10), malsanaj je digestaj organoj (22) estas plej multaj, k veneraj malsanuloj (5) estas tre malmultaj, kvankam 70% el la arestitoj estas ne edziĝintaj.

  1. Eduka stato:
elementa edukado 258 55%
meze edukitaj 81 17%
alte edukitaj 132 28%

Tiuj, kiuj estas edukitaj en universitatoj, atingas 100.

  1. Vivstato:
malriĉaj 341 72,8%
ordinaraj 91 19,3%
riĉaj 39 8,3%
5. Intelektuloj 132 28%
Laboristoj k kamparanoj 339 72%

Laŭ «Scienco Proleta» (n-o 7), Tokio.

[REKLAMO p.3] La 16-paĝa NUMERO 300-a de «S-ulo» kun siaj original-artikoloj pri nia movado, siaj belaj ilustroj, arta prezento estas la plej taŭga varbilo en la manoj de grupgvidanto k propagandisto! MENDU por 0,20 mk. g. po ekzemplero (rabato de 30% ĉe mendo de minimume 5 ekz.) ĉe ADMINISTRACIO DE SAT, LEIPZIG O 27.

— página 4 —

490 — SENNACIULO

TRA ESPERANTIO

VOĈOJ EL SOVETIO

Sur la vojo de SAT k «S-ulo» aperis rifo . . . La financa situacio de SAT estas en danĝero. En n-oj 299, 300, 301 de «S-ulo», n-o 9 de «LNE» la Direkcio klarigis tiun danĝeron per malpermeso de sovetia registaro transpagi la monon al SAT, «malpermeso» kaŭzita per rusto ĉe sovetia ŝtata aparato, la rusto, kontraŭ kiu batalas sovetia proletaro; la Direkcio esperas ekscii la kaŭzojn eble pli poste, sed ĝi opinias, ke unu el tiuj kaŭzoj estas la nesufiĉa k neĝusta informado pri SAT ĉe la koncernaj instancoj en Moskvo. Inter la voĉoj de SAT-anoj, publikigitaj en «S-ulo» n-o 301, ni legas pri «fiagoj» de sovetiaj SAT-anoj; la Direkcio esprimas ankaŭ sian opinion, ke la financa krizo de SAT estas parte kreita per nedeziro¹ de SEU presi en Moskvo SAT-librojn, kelkfoje (12. 2., 30. 4., 27. 5.) menditajn de la Direkcio al SEU.

La konkludon devas fari la leganto mem, sed la ĉefa konkludo nepresita estas sentata en ĉiuj ĉi komunikoj de la Direkcio: ekzistas iu kulpulo malamika al SAT, k tiu kulpulo estas SEU, pasintjare akuzita de la Direkcio pri la intenco skismigi SAT.

Permesu al mi, kiel SAT-ano, longe batalinta por la prospero de SAT, aŭdigi mian voĉon, por prezenti al la SAT-anaro la faktojn por objektiva prijuĝo de la situacio. Mi penos esti konciza. Se mi estos longa — oni min pardonu: multon mi bezonas por rebati k pliprecizigi.

Malgranda enkonduko, necesa por komprenigi la cirkonstancojn de la tuta afero: La tuta Sovetia ekonomio efektiviĝas laŭ certa plano, fiksata k konfirmata de koncernaj superaj institucioj. Ankaŭ SEU devas ellabori por ĉiu jaro similan planon, kiu en fakoj rilatantaj al certaj ekonomi-mastrumaj agoj konfirmiĝas de pli altaj instancoj. Tiamaniere, ekz., estas konfirmata la eldonagada plano de SEU (la presejo uzota, kvanto da papero uzota por presaĵoj aperigotaj, ĝenerala enspezo de la librovendado ktp.). Same necesas al SEU fiksi laŭplane la sumon transdonotan al eksterlando k interalie — al SAT. Tiu sumo konfirmata de la Financa Popolkomisario formas parton de la tutsovetia financa plano, koncernanta enkasigojn el eksterlando k transpagojn eksterlanden. Dum la lastaj du jaroj (1928/29 k 1929/30) estis fiksita por SEU la sumo de 5000 dolaroj ĉiujare, el ili 4500 dol. por SAT k 500 dolaroj por abonoj al teknikaj gazetoj esp-aj (IPR, IMR ktp.) k por mendo de esp. libroj ĉe alilandaj eldonejoj. Nunjare en la sumon de 4500 dol. eniris ankaŭ la sumo de 500 dol., necesaj por ebligi al sovetiaj SAT-anoj pagi la veturelspezojn al la SAT-kongreso, do por SAT restis nete 4000 dol. Jam en vintro de la j. 1928 evidentiĝis, ke tiujara sumo ne estas sufiĉa por transpagi la mendojn de sovetiaj K-doj al SAT. Tial ni iniciatis k insistis, ke la Direkcio konsentu pri presado de kelkaj SAT-libroj en Moskvo por tiel pligrandigi la sumon transpagotan al SAT. Mia insistado havis sukceson k en Moskvo estis presitaj 5 libroj de SAT, el ili nur unu plene je la kosto de SAT k la 4 ceteraj — nur parte je ĝia kosto, ĉar CK SEU prenis sur sin parton de la eldonkostoj kun la intenco mone subteni al SAT.

Aŭtune de la j. 1929 mi denove komencis ataki la admin. de SAT pri la neceso presi denove kelkajn SAT-librojn en Moskvo, ĉar evidentis, ke la valuto prezentita ne sufiĉos por la transpago de la tuta SAT-mono al Leipzig. Mi skribis pri tio 27. okt. 1929, substrekante, ke «ankaŭ la Direkcio komprenu tiun neceson (de la presado en Moskvo)»; mi devis substreki, ĉar ĵus antaŭ tio la Direkcio petis ĉe la Konsilantaro rajtigon presi librojn en plej malkara presejo k eĉ per neniu vorto klarigis la neceson presi kelkajn librojn ankaŭ en Moskvo. La 27. nov. mi denove skribis pri la samo per similaj vortoj k krome proponis transporti al M. presadon de «LNE», kio ŝparus al Leipziga kaso proks. 5000 mk. g. jare². Sed mi avertis en la sama letero, ke ĉar pro nia teknika presejostato povas esti rompita la regula apero de «LNE», do eble pli bone ĝi estu presata en Leipzig 16-paĝa, k la aldonaj 16 p., subvenciataj de SEU, estu presataj en Moskvo, en formo de libroj, senpage sendataj al la abonantoj de «LNE». Fine, la 4. feb. 1930, responde al la informpeto de la Direkcio, mi komunikis al ĝi pri la konsento presigi «LNE» en Moskvo, komencante de okt. 1930. Per sama letero mi ree petis la Direkcion «pripensi la presigon en Moskvo de kelkaj SAT-libroj».

La Direkcio konfesis, ke ĝi unuafoje skribis al SEU pri libropresigo en Moskvo nur 12. feb. 1930, do jam post kelkaj miaj leteroj, signalintaj la neceson de tiu paŝo³. Sed la Direkcio forgesis klarigi al la SAT-anaro, kion nome ĝi per siaj 3 leteroj mendis presi en Moskvo. La sola manuskripto por eldono estis tiu de Hartvig «Kosmopolita Ideo», sendita al mi printempe 1929. Jen estis sola mendo. Sed tiu manuskripto ampleksega venis al mi neprespreta: eĉ lingve ĝi ne estis korektita, ne parolante jam pri la rapidskribo per kelkaj manoj de div. tradukintoj, pro kio la manuskripto eĉ estis kelkaloke nelegebla. CK SEU akceptis siatempe tiun mendon por presigo en Moskvo k protokolis sian decidon tiurilatan 6. majo 1929, en protokolo n-o 8, p. 2-d.

Kulpas pri ĝia neeldono sola mi persone, kiel administranto de eldonfako ĉe CK SEU? Mi ne plenumis tiun decidon de SAT k SEU, unue pro la malbona stato de la manuskripto k due — mi tion konfesas sincere — ĉar mi opiniis pli valora presi en M. literaturaĵojn (k tion mi substrekis en ĉiu mia letero), ĉar ili estas pli facile vendeblaj, do pli rapide realigos la montranspagon al SAT. Nu, mi pekas pri tiu mia kulpo, ĉar ĝi malhelpis malkreskigi la ŝuldon de SEU al SAT k ĉar per tio mi ebligis al la Direkcio nun kulpigi SEU pri la neplenumo de

¹ Per konstato. — Direkcio de SAT.

² La propono pri eventl. presigo de «LNE» en Moskvo ne estas al ni farita de K-do Demidjuk, sed, male: ni demandis al li per let. de 21. 12. 29, laŭ propono de nia Administranto, ĉu ne estus eble estonte presigi «LNE» en M. Al tiu nia let. ni ricevis la (konsentan) respondon nur (kiel K-do Dem. mem diras) je 4. 2. 30, t. e. pli ol 6 semajnojn pli malfrue! Cetere la let. de 27. nov. neniam trafis en niajn manojn.

³ Strange estas, ke tiuj «kelkaj leteroj» (per kio K-do Dem. aludas al iuj let. de 27. 10. k 27. 11. 29) neniam atingis nin! Se ni ne admonis pri plua presigo de libroj antaŭ la 12. 2. 30, tio okazis, ĉar ni devis supozi, ke la Moskva presejo estis dume okupita pri la presado de «Kosmop. Ideo», kies vico de presado, kiel K-do Dem. mem konfesas, venis delonge. Tiel ni respondis ankaŭ al demando de K-do Rublov, tiama sekretario de Literat. Kom.: «Kiam aperos Hartvig-verko pri Kosm. Ideo?» je 20. 11. 29, ke ni sendis ĝin por presado al Moskvo en marto 1929, k same al K-do Kolĉinski en Ĥarkov, unu el la tradukintoj, kiu demandis nin pri la longe atendita fina presigo de l’ verko en febr. 1930.

Laŭ peto de kelkaj K-doj ni alvokas, ĉu estas inter la Kongresontoj unu, kiu povus bone montri la tiom laŭditan Ĉe-instrumetodon? Se jes, li senprokraste konigu sian nomon al la Organiza Kongres-Komitato.

— página 5 —

SENNACIULO 491

SAT-mendoj. Aliaj mendoj — mankis, aliaj manuskriptoj por eldono mankis⁴ k nur per let. de 25. junio 1930 la Direkcio komunikis, — presu ion ajn, ĉu Stalin, ĉu Puŝkin, ĉu Casanova de Nekrasov, nur presu urĝe.

Ve, iom malfruis tiu komuniko. Ne ĉar SEU ne plu deziras presi SAT-librojn, sed ĉar SEU mem spertas nun grandajn teknikajn malfacilojn rilate la libropresigon⁵. Sufiĉas diri, ke dum 6½ monatoj pasintaj en la n. j. ĝi sukcesis aperigi pro troŝarĝo de la presejo nur unu n-on de sia revuo «Intern. Lingvo» anstataŭ 3 . . . Kiu deziras scii detale la kialojn — legu mian artikolon pri tio en n-o 8/9 de «Bulteno de CK SEU». Pro la samaj kialoj malfruiĝis apero de «Senn. Ped. Revuo» n-o 2 (aperonta post 5—6 tagoj) k de ĝia n-o 3, ankaŭ jam delonge kompostita. Cetere estas tute stranga la supozo de la Direkcio pri la kvazaŭa intenca prokrastigo de tiu revuo: ja ĝi estas eldonata ne per la mono de SAT, sed per la mono de SEU. SAT pagis nek unu dolaron por eldono de tiu revuo, nek pagos en estonto — celante helpi disvolviĝon de SAT, SEU proponis al SAT eldoni la revuon, ne enmiksante sin en ĝian redaktadon, je sia mono. Pri tio atestas leteroj miaj al K-doj Boubou k Lerĥner (26. 12. 29), konfirmantaj, ke CK SEU pagos je sia kosto la tutan deficiton, rezultontan el la eldonado de tiu revuo⁶.

Nun pri la fama «malpermeso» de Sovetia registaro transpagi la monon al SAT. La grandiozaj streĉoj de Sovetio por efektivigo de sia kvinjara konstruplano, por sia ekonomia emancipo de la ŝtatoj kapitalistaj — kaŭzis, ke en eksterlando stariĝis komploto por malhelpi al vendo eksterlanden de sovetiaj varoj (ekz. en Germanio la sovetaj alumetoj). Tial la tuta financa plano de eksterlanda agado en la komencaj monatoj de la j. 1930 estis rompita k Financa Popolkomisario estis devigita en mezo de la j. 1929/30 por pli multaj fakoj malgrandigi je 50% la laŭplanan eksporton de la mono eksterlanden. Tio okazis ankaŭ kun SEU, same kiel kun IRH⁷ k. a. organizoj. Ĉar SEU jam je 50% eluzis sian rajton sendi monon eksterlanden (de post 1. okt. 1929 ĝi transpagis diversmaniere al SAT 11 500 mk. g.), fakte nun ĝi ĝis okt. 1930 povas ekspedi al SAT ne unu dolaron.

POR EVITI LA RIFON

[BILDO p.5 | 42,34,55,41] Granda nigra triangulo, figuranta rifon, inter la vortoj de la titolo.

2. LISTO: Jief 10 fr. fk., Kongresano 10 fr., Kaŝon 5 fr., Hujucz 10 fr., Lorquet 50 fr., Cun . . . 5 fr., Peter 5 fr., Senlaborulo 5 fr., Waller 5 fr., Vitezak 5 fr., A. Pâris 5 fr. — Sume: 115 fr. fk.

Do, ne estis iu speciala por SAT «malpermeso», kiel ŝajnigas la Direkcio, estas nur ĝenerala decido de la registaro rilate la valutplanon, decido kiu koncernas ne nur SEU, sed ankaŭ multajn aliajn sovetiajn organizojn. Kaj pri tiu decido kulpas ne iu rusto de sovetia ŝtat-aparato, sed la financa batalado de kapitalismaj ŝtatoj kontraŭ USSR. Kaj SEU ne povas transpagi ne nur al SAT, sed ankaŭ abonojn al IPR, IMR, PEK ktp. Ĉiaokaze SEU en limoj de siaj povoj pretas fari por SAT ĉion por kompensi la ŝuldon ekzistantan; tuj ĉe la unua eblo la ŝuldoj estos regulitaj.

Por ke K-doj juĝu, kiom objektiva estas la aserto de K-do 2978, la nova plenum-komitatano de SAT, ke SEU prunteprenis ĉe SAT la monon, ke SEU sidas sur la ŝultroj de SAT, mi citu, ke je la 1. julio 1930 ĉe la konto kuranta de CK SEU ĉe Ŝtata Banko troviĝas la sumo de 34 064 mk. g.; do forpreninte de tie la SAT-monon, SEU havas liberan rezervon de pli ol 18 000 mk. g. por sia agado, ne kalkulante jam la pagitajn eldonkostojn de Senn. Ped. Revuo. Necesas aldoni, ke SEU mem de neniu ricevis subvenciojn k ke SEU en ĉiuj siaj eldonoj plej vaste reklamis tute senpage dum pluraj jaroj SAT-eldonojn en amplekso, kiel neniu alia landa lab. esp. asocio.

Se SEU vere ne subtenis fakte «LNE», kiel asertas direkcia komuniko en red. angulo en n-o 9 de tiu revuo, do la ŝuldo de SEU al SAT malgrandiĝus je 4800 mk. g., ĉar ja SAT skribis en la ŝuldon de SEU ĉiumonate 200 mk., malgraŭ ke dufoje la revuo aperis duonamplekse k sekve la 200-marka subvencio dum tiuj monatoj ne estis necesa⁸. Tion la Direkcio de SAT povis forgesi, sed mi neniel povas kompreni, kiel ĝi povis forgesi pri la dufoja propono, farita ĉe CK SEU per mi en let. de 8. 6. n. j., kiu tekstis: «LNE» provizore aperu 16-paĝa. La mankantajn 48 aŭ 64 pĝ. la abonantoj ricevos per «Almanako de LNE», presota en Moskvo je la kosto de CK SEU. Se ni ne sukcesos de okt. reguligi la montranspagon aŭ la presadon de «LNE» en M., ni en estontaj jaroj eldonos en M. 192-paĝan «Almanakon», kiun eniros pli grandaj noveloj, skizoj ktp., k kiu estos senpage dissendita al la abonantoj.» La Direkcio prisilentis tiun proponon ne nur en «S-ulo» k «LNE»,

⁴ Tiu aserto ne estas ĝusta. K-do Dem. povis legi en n-o 249 de «S-ulo» (je 11. julio 1929!), pĝ. 412, ke ĉe la tiama Lit. Kom. en Odeso troviĝas jenaj kontrolitaj, sekve prespretaj manuskriptoj (krom «Kosmop. Ideo», jam en Moskvo, k «Zamenhof» de Drezen, dume presita ekstervice): Ford aŭ Marks (Walcher), Rakontoj pri Kamparo (el ukraina lit.), Kiel homo formis sian dion (Simmel), Skizo pri ekonomia geografio (Ĥorrabin). Sufiĉus do, ke K-do Dem. sendu poŝtkarton al Odeso por provizi la presejon en Moskvo per SAT-manuskriptoj! Se estis tiom nelegebla la manuskr. de «Kosmop. Ideo», kial do Dem. ne skribis al unu el la tradukintoj, ekz. K-do Kolĉinski, kiu loĝas ankaŭ en Sovetio, k senpacience atendis la presigon de l’ libro, por rekopii la nelegeblajn partojn? . . . aŭ almenaŭ atentigis nin ĝustatempe pri tio, por ke ni zorgu pri rekopiado?

⁵ Dume pamfletoj k. a. verkoj presiĝas regule k seninterrompe por Komunista Biblioteko. Ekzemple en Bulteno CK SEU (n-o 6/7, apr./majo 1930) ni trovas anoncon pri 5 esp-lingvaj libroj, kiel aperantaj en sola monato junio, 3 inter ili el la serio «Kom. Biblioteko». Du el ĉi lastaj la red. de «S-ulo» jam ricevis por recenzo k unu el ili ampleksas 120 paĝojn!

⁶ Dume la reputacio de SAT kiel organizo liveranta akurate al la abonantoj siajn gazetojn tre domaĝas pro tia fuŝaranĝo.

⁷ Ni devas rimarkigi, ke nenia komparo estas farebla inter IRH k SAT. La unua organizo ja ne liveras varojn al Sovetio, dum SAT liveris («S-ulo»n, Jarlibron, «La N. E.»-on ktp.). Sola komparo farebla estas jena: Por ricevi maŝinojn k. a. varojn Sovetio pagas al kapitalistaj firmoj, kial do ĝi ne same konsentus pagi al laborista organizo, kiu ankaŭ liveras utilajn varojn? Ni estas konvinkitaj, ke la Soveta Registaro konsentus pagi la sumon ŝuldatan al SAT, se ĝi estus ĝuste informita pri nia organizo.

⁸ SEU ne nur fakte ne pagis por la plusaj paĝoj de «LNE», tiu per grandioza gesto konsentita subvencio, — sed eĉ se ĝi pagus la fakturojn, tio ne kompensus la malgajnon, kiun kaŭzis al nia kaso SEU, kiam ni dum la jaro 1926 presigis «S-ulo»n en Francio, k SEU ne pagis dum longa tempo monon ĝis tro malfrua dato, kiam la inflaciperiodo en Francio estis finita k la franko stabiligita.

OKAZE DE LA KONGRESA SEMAJNO

ne aperas n-o de «S-ulo», ĉar, kiel ĉiujare, redaktoro k administranto veturas al la Kongreso. La venonta n-o aperos je 14. 8. en amplekso de 12 paĝoj.

— página 6 —

492 SENNACIULO

sed eĉ en sia protokolo k cirkulero al la Konsilantaro⁹.

Finante, mi ne povas silenti pri la prop. 7 al la X-a Kongreso, proponita k defendita de L. Revo (Lora) k akceptita de Pariza SAT-anaro? Kion celas tiu propono, K-doj bone komprenos, se ili rememoros ke nome ĝian aŭtoron en mia parolado ĉe Leipziga SAT-kongreso mi nomis per akra vorto «politikistaĉo», ĉar nome li, iniciatinte k verkinte siatempe la faman programon de SAT, en la pasintjara somero insistis, ke jam venis la tempo skismigi SAT k ke por tio la programprojekto plej bone taŭgas¹⁰. Se tiu homo deziras nun uzi «S-ulo»n por informi «ankaŭ pri la mispaŝoj k malbonaj rezultoj de la politiko de la sovetiaj regantoj» (ŝategata temo de ĉiuj kapitalistaj gazetoj!), ni havas por li simplan respondon: en Sovetio regas laborista klaso per sia avangardo — la partio, k ĵus per la fortega demonstracio okaze de la XVI-a partikongreso sovetia proletaro ankoraŭfoje esprimis sian plenan fidon k subtenon al la gvidado k direktado de la lando. Al la provoj skismigi SAT ni starigu unuecan laboristan fronton de proleta solidareco!

G. Demidjuk (1516).

Ni ne aldonos komenton al la diroj de nia K-do Demidjuk. Neniam cetere ni dubis, ke li estas fervora k lojala SAT-ano. Ni nur memorigu, ke en la n-o 301-a ni mem diris ĉe la fino de niaj klarigoj, ke ni konservas la esperon, ke finfine tiu monafero kontentige aranĝiĝos. Se ni ne havus tiun esperon, nia sinteno antaŭ la ekstersovetia SAT-anaro estus ja nepravigebla.

Ĉiuj legantoj ankaŭ bone komprenos, ke pri tiu afero ni devis permesi al la SAT-anoj, ke ili diru sian opinion. Tial ni aldone ankaŭ konigas la opinion de du Sovetiaj K-doj, kies nomojn ni laŭ la deziro de niaj informantoj ne citas, sed estas evidente, ke ni konservas zorge la koncernajn leterojn, senditajn por publikigo, k ke ties aŭtoroj estas SAT-anoj. Por ne misuzi la lokon, ni publikigas nur malgrandajn partojn el tiuj leteroj k eĉ ne la plej drastajn.

———

«. . . Miaopinie vastaj amasoj ne povas aprobi la agadon de l’ K-doj E. Drezen k. a., kiuj sole, nure malhelpadis al SAT per tuta sia nuna agado. Eldonaĵoj de CK SEU estas uzataj por kontraŭbatali la gvidadon de SAT k ĉiujn ne povantajn konsenti kun ĝenerala sekretario de CK SEU, K-do Ernesto Drezen . . . Laŭtaj vortoj iliaj tute finfine ne malhelpos al SAT-anoj veraj k bonpensantaj plenumi sian devon antaŭ Revolucio k Proletaro.

«Kiel vicperanto mi tute aprobas vian konduton k deziras longan daŭron de viaj gvidado k laborado.»

*

«. . . Mi bone komprenas la «rabeman» politikon de K-doj Drezen k ceteraj «kolonoj» de sovetia esp. movado. Mi bone memoras la vortojn de K-do Drezen, kiujn li diris raportante pri la 9-a kongreso al la kunveno de la Moskva aktivularo. Mi citas ilin ne laŭvorte, sed laŭsence k proksimume ĝuste. Jen estas ili: «SAT estas ‘flaveta’ organizo, ĝi estu nia provizora restadejo k SEU DEVAS AKCELI LA ESTONTAN GVIDADON K SUPERECON JE LA TUTMONDA LABORISTA ESP. MOVADO» . . . Por SAT, kompreneble, estos granda frapo perdi 1700 SAT-anojn, 1100 abonantojn al «S-ulo» k 400 abonantojn al «LNE» k kelkmilojn da rubloj restontaj por SEU-kaso. Tio estas por SAT, sed kio estos por ni — 1700 SAT-anoj, 1100 abonantoj al «S-ulo» k 400 abonantoj al «LNE»? Kio estos al ni, karaj K-doj? Ĉu SEU (eble ĝi nomiĝos TEKU!) povos doni al ni ion similan al «S-ulo» aŭ al «LNE»? — mi dubas, ĉar nur en la fino de junio mi ricevis la «cirkuleratran» Bultenon (aprilo-majo*) k pri dua n-o de «Mejdunarodnij Jazyk»** mi ankoraŭ aŭ jam ne revas. Tuta nia legaĵo estas «Komunista Biblioteko», sed ja ni sufiĉe bone povas legi la samon en la rusa lingvo. Sed al kiu ni propagandos niajn sovetiajn ideojn, ĉar ni ne havos interligon kun cetera mondo? . . . Ĉu do CK SEU ne povus pruvi al la financkomisaro la sekvojn de ĉi malpermeso je evoluo de lab. esp. movado? Certe povis, sed, mi diras tion antaŭ la tuta SAT-anaro, ne volis. Jes, ne volis, ripetas mi.

«Tial mi laŭtege protestas la inertemon de CK SEU rilate al la malpermeso de finanzkomisaro. Tial mi vokas ĉiujn SAT-anojn el Sovetio postuli, ke CK SEU akcelu akiri la permeson konstantan, aŭ almenaŭ transpagi al SAT monon restantan en Moskvo, aliel . . . sed, bedaŭrinde, nia esperanto ankoraŭ ne posedas tiajn esprimojn, per kiuj oni povus stampi la agmanieron de K-doj el CK SEU. Ĉion diritan de ili por sin pravigi mi ne kredos.»

———

Ni povus daŭrigi tian citadon, tial ke ni posedas ankoraŭ aliajn samspecajn leterojn de Sovetiaj K-doj. La ĉi supraj citoj sufiĉas por pruvi, ke nia hipotezo pri ne ĝusta informiĝo ĉe la koncerna Instanco en Moskvo estas ne de ni elpensita.

Direkcio de SAT.

Postskribo. Je la dato de 18. julio nia Administranto sciigas nin, ke ĝis tiu tago li ne ricevis pagon el Moskvo, k ke ankaŭ la presejo ne ricevis tian.

Direkcio.

⁹ Kompreneble ni prisilentis multon: tempo k loko ne ĉiam ebligas diri ĉion. Ni ankaŭ prisilentis, ke ni proponis al K-do Dem. je 30. 4. 30 (laŭ instigo de nia Administr.) dungi en Moskvo oficiston por prilabori la SAT-admin. aferojn, k ke K-do Dem. respondis al tio en let. de 8. 6. 30, ke dungon de tia oficisto li opinias nenecesa! Ni ankaŭ ne konigis al la SAT-anaro, ke K-do Demidjuk, elektita kiel Plenumkomitatano de SAT en decembro 1929 k ricevinta de tiu tempo regule niajn cirkulerojn k kunsid-protokolojn, neniam respondis k konigis siajn opiniojn k konsilojn al ni (ĝis junio 1930), same kiel li al niaj insistaj leteroj, en kiuj ni proponis presigon de libroj en Moskvo, de 12. 2., 30. 4., 27. 5. trovis tempon respondi nur je 8. 6. 30!

Sed la supra «propono» restas ankoraŭ nun propono k ne per proponoj ni povas pagi al la presejoj en Leipzig k en Paris.

¹⁰ Al tiu punkto respondos mem K-do Revo, se li opinias tion necesa. Kvankam ni ne havas ian ajn motivon por defendi K-don Revo, kiu voĉdonigis proponon entenantan ian mallaŭdon al la gvidado de «S-ulo», ni devas tamen rimarkigi, ke ne tiu K-do en Göteborg k en Leipzig defendis la faman programprojekton, kontraŭ kiun devis batali siatempe la Direkcio.

* La plejparte esperantlingva monata eldonaĵo de SEU.

** La ruslingva dumonata eldonaĵo de SEU.

EL LA REDAKTEJO

Okaze de kongrespropono 16-a, presita en n-o 303-a ni sentas la neceson klarigi al kunlaborantoj k legantoj, kiel funkcias la elekto k uzado de l’ manuskriptoj ricevitaj. Ĉiu komprenos laŭ tio, ke estas neeble por la redaktoro, plenumi la deziron de l’ proponinto: sciigi tute precize k garantie en la rubriko «Nia Poŝto» tuj post ricevo de manuskripto, ĉu k en kiu n-o ni ĝin uzos. Imagu al vi, ke ni promesus aperigi iun artikolon en difinita n-o, k ĝuste en lasta momento antaŭ aranĝo de tiu n-o ni ricevus tre gravan materialon pri ia aktuala problemo aŭ okazintaĵo, kiu devigus nin prokrasti la antaŭe ricevitan manuskripton! Tio tre ofte okazas en la praktiko, k ni prokrastas iun taŭgan, bone verkitan manuskripton pro manko de loko, k same ankaŭ okazas, ke ni fine tute ne povas aperigi ĝin, se abunda material-alfluo daŭras. Ĉiu estu almenaŭ konvinkita, ke la gvidanto de «S-ulo» prijuĝas la materialon

PRO MANKO DE LOKO

en tiu ĉi lasta antaŭkongresa n-o ni estas devigataj prokrasti la kurantan Fak-Paĝon. Red.

— página 7 —

SENNACIULO 493

uzatan ne laŭ personaj ŝato k preferoj, nek laŭ la belaj akompanvortoj de l’ sendinto, sed nur laŭ la grado de ĝia valoro k uzeblo por nia gazeto. Se ni agus laŭ la propono de l’ Zeista K-do, oni baldaŭ havus motivon nomi la redaktoron promesrompanto. Preferinde ŝajnas al ni ne doni firman promeson pri enmeto, k precipe ne pri la uzo de iu artikolo en difinita n-o, kio estas tute necertigebla. Vi ofte legis en «Nia Poŝto»: «Ni uzos vian artikolon en okazo de bezono.» Tio signifas, ke ni principe ĝin akceptas, sed ke ĝi aperos nur, se ni ne ricevos intertempe tro da freŝa, kuranta materialo pli grava k tial pli enmetenda. Ne malofte okazis k kredeble ankoraŭ okazos, ke ni havas dumtempan mankon je taŭgaj manuskriptoj. Tiam venis la vico por tiuj artikoloj, kiuj antaŭe pro troo da materialo devis esti prokrastataj. Ideala artikolo por «S-ulo» estu ja verkita tiel, ke ĝi estas leginda k vekas intereson ankoraŭ post monatoj . . .

N. B. (Redaktoro).

PROPONOJ AL LA 10-a KONGRESO

17. La Jarlibro de SAT restu ĝis plue tia, kia ĝi estas nun, t. e. aperu entute ĉiuj adresoj SAT-anaj. — Motivigo: Estas konstatite, ke multaj el ni pro specialaj vidpunktoj ŝatas la aperigon de l’ adresoj. Tiu, kiu ne deziras sian adreson en la Jarlibro, indiku sian SAT-anecon per nura matrikulo. La direkcianoj mem ja persone opiniis preferinde lasi la adresaron en ĝia ĝisnuna formo k estis subtenataj en tio per multaj rezolucioj k deziresprimoj de SAT-rondoj k izoluloj (vd. protokolon de la 9-a Kongreso). Jarlibro kiel kompleta adresaro tute ne aspektas tiom seka kiel suspektata. La aperigo de l’ adresoj ĉiumembraj estu instigilo al pli da aktiveco. Ĉiu SAT-ano sentas sin kiel ero de tuto en nia mondskala organizo k rajtas k devas konigi sin kiel batalanton por nia movado (escepte K-doj el terorlandoj). Se nepre nia Jarl. estu reformata kiel enciklopedia verko, tiam ni devas starigi la demandon, ĉu la Direkcio krome eldonos specialan adresaron je kostoj de la membraro mem — kio jam ne estos efektivigebla. Ĉiu membro estu SAT-peranto.

SAT-anaro Düsseldorf (Buna, 3789).

18. Leginte la 2-an proponon al la Kongreso, ni deklaras, ke la Jarlibro konservu la tutajn adreslistojn de SAT-anoj el tutmondo, ĉar aliel la Jarl. anstataŭ helpilo fariĝus netaŭgaĵo.

Barcelonaj SAT-anoj 6187, 12 028, 12 513, 14 570, 16 123, 8358, 2496, 9600, 357, 356, 15 622, 14 571.

19. Ĉar SAT ne estas negoca entrepreno, kun celo nur havi multe da mono en kaso, ni zorge devas iel kontroladi la aliĝon de novaj membroj. Stulta estus la persista averto pri nemontro de l’ Jarlibro, se kiu ne meritas vidi ĝin, povas posedi ĝin plenrajte aliĝante, sen ia kontrolo, nian Asocion per, kiel sola kondiĉo, pago de kotizo. Ni tial proponas, ke aliĝoj okazu nepre nur pere de la loka SAT-rondo. En lokoj, kie loĝas neniu membro, la aliĝonto sin turnu al plej proksima SAT-anaro aŭ sendu en la Administrejon ateston de sindikato, societo aŭ partio laborista, kiel pruvon pri sia indo k fidindo trapaŝi la sojlon de nia organizo, kies ĉefa tasko estas klerigadi, sed nur tiujn, kiuj meritas tian klerigon k lojale ĝin uzados.

Je la nomo de l’ Valencia SAT-anaro L. Hermandez [?] (12 916).

Subtenas Barcel. K-doj 884, 2496, 9600, 357, 14 571.

20. El niaj horzonoj plej multe loĝataj estas la zonoj 0, 1, 2, 3, 5, 6, 7, 8, 9 (Eŭrazio, Afriko) k 17, 18, 19 (Ameriko). Tial ĉi zonoj havu po 2 reprezentantojn en Ĝen. Konsilantaro (po unu el la norda k suda parto de ĉiu el la cititaj zonoj). Ceteraj 12 zonoj, pli malmulte loĝataj, havu kiel nun po unu reprezentanto. Tiel tuta Ĝ. K. devas havi 36 anojn.

Krjukov (1897).

21. Nia [?] plej supera [?] organo portas tre longan, maloportunan derivitan nomon Ĝenerala Konsil+ant+aro de Sennacieca Asocio Tutmonda. Krom tio la nomo ne bone distingas proletan karakteron de l’ organo. Mi proponas anstataŭi ĉi nomon per la pli simpla k distinga SAT-soveto. La vorto Soveto en la senco konsilantaro proleta estas internacie uzata jam delonge.

Krjukov (1897).

22. Por utiligi la SAT-monon troviĝantan ĉe SEU k ebligi al ĉiuj [?] sovetiaj K-doj pluan abonon al SAT-eldonaĵoj, la periodaĵoj de SAT estu presataj en USSR, minimume, ĝis la troviĝanta en Moskvo mono elĉerpiĝos k, se eble, daŭre. La kongreso komisias Plenumkomitaton k Administracion, tuj entrepreni la necesajn paŝojn.

SAT-ano 10 272.

«KOLĤOZO FAJRERO»

La 18-an de majo Nimes-a Lab. Esp. Grupo, gvidata de K-do Salan, inaŭguris sian kolĥozon. Tiel ni nomas kamparbienon akiritan, antaŭ tri monatoj, de la grupo, por ke ĝiaj geanoj povu renkontiĝi dum liberaj horoj por praktiki esp-on. Tiu bieno troviĝas je ĉ. 3 km de l’ centro de la urbo. Ĝi konsistas el duĉambra dometo k 44-ara¹ grundo, sur kiu kreskas 150 oliv-, migdal- k figarboj. Antaŭ la dometo staras 5 cipresoj. Supre de masto fiksita ĉe unu el tiu cipresoj flirtas la ruĝverda flago de l’ grupo. Terpecon oni platigas por kurado, saltado k man- aŭ piedpilkludado. Sur la enirpordo de l’ bieno estas pentritaj jenaj vortoj: «Kolĥoz Fajrero — Proletoj ĉiulandaj bonvenintaj!» SAT-stelo meze de l’ pordo signas, ke kiu eniras, gastiĝas sur SAT-teritorio. La bieno estas akirita dank’ al fervora sinoferemo de l’ grupanoj. Ĝi estas komuna propraĵo de l’ grupo k laŭ niaj aranĝoj ĉiam restos tia. Multajn penojn k ŝviton elspezis la Gek-doj por komforte ordigi domon k grundon, tiel ke nun ni povas fieri pri belaspekta k enviinda kunvenejo. La inaŭguron ĉeestis kelkaj Nimes-anoj, kiujn bone impresis nia kolĥozo k sukcese trafis nia propagando. Ni havas firman esperon, ke ni ne vane fordonis niajn penon, monon k ripozon. Ni ja nun posedas valoran bazon por estonta agado. Vizitontoj konstatos, ke ni ne blufas k jam rezultoj de plurjara senĉesa agado evidentiĝas. Al ĉiuj SAT-rondoj ni konsilas imiti nian ekzemplon, konvinkitaj, ke tiel nia afero rapide progresos. Taŭgu nia raporteto kiel invito al la tuta SAT-anaro pasigi sian libertempon en nia komuna «Kolĥozo Fajrero».

Nimes-a Lab. Grupo «Fajrero».

¹ Aro = 100 kvadratmetroj.

RECENZEJO

Duope [?] ricevitajn verkojn ni recenzas [?], unuope [?] ricevitajn ni nur mencias.

The Workers’ Esperanto Movement by E. Lanti, translated from esperanto by H. Stay. N. C. L. C. Publishing Society, Ltd., 15 South Hill Park Gardens, London NW 3. Prezo: 6 pencoj.

Ĉi tiu broŝuro konsistas el la angla traduko de la jam fama verketo de K-do E. Lanti: La Laborista Esperantismo. Ĝi do ne bezonas longan recenzon, ĉar sendube multaj legantoj jam konatiĝis kun la originalo. Necesas tamen noti, ke la tradukinto, K-do Stej, sciigas, ke li tradukis laŭ teksto korektita de la aŭtoro por eventuala dua esp. eldono. Sekve la anglalingvanoj, kiuj jam legis la esp-an tekston, havos profiton legi ĉi tiun tradukon.

Kio ŝajnas al ni speciale notinda k grava, estas la fakto, ke la eldona firmo ne estas esperanta entrepreno. La «National Council of Labour Colleges», kiu jam eldonis diversajn gravajn verkojn k ĉiumonate la revuon «The Plebs», estas jam bone konata de niaj SAT-edukistoj; sekve ne necesas insisti por ke ĉiu komprenu la specialan signifon de la eldono de tiu broŝuro fare de tiu grava eduka organizo en Britio.

N. B.

Ĉu vi jam pagis vian kotizon por la jaro 1930? Se ne, tuj faru tion!

— página 8 —

494 SENNACIULO

NIA POŜTO

J. Ege. — La malampleksigo de l’ gazeto malebligas la enmeton de via artik.

12 896. — Ni rezervos vian artik. por iu n-o de «LNE» (scienco).

1225. — Via verketo taŭgas nek por «S-ulo» nek por «L. L.». Red.

7046. — Vi nur povas rekte mendi en L.

Al multaj! — Kiam vi sendas monon, notu la celon de via pago, aliel via mendo ne estas plenumebla.

16 273. — Tiun ĉi sistemon oni uzas pro la koncizo k dokumentigo de la membreco.

10 573. — 60 lev. estas ne sufiĉaj, mankas 10. Krome viaj monbiletoj estas tiom malpuraj, ke oni sentas vomemon. Estonte sendu bonajn.

15 738. — Ni ne kulpas. «SPR» estas eldonata en Moskvo kaj ni mem ne ricevis la duan.

Sovetianoj! — Tute ne helpas al ni, se vi sendas monon al CK SEU kaj ni ne povas ricevi ĝin. Ni ne povas plenumi mendojn sen mono. Adm.

[REKLAMO p.8] JARABONO por membroj . . . 8 mk. g. por nemembroj . . 9 mk. g. Ankaŭ ¼-jare abonebla!

KORESPONDADO

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0.80 mk. g., ĉiu plia linio 0.50 mk. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl = kun ĉiuj landoj, esp-ajo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

AŬSTRIO

K-dino Amalie Heinz (anonco en 296) petas pardonon pro neresp., al ĉirkaŭ 60 ric. koresp-aĵoj. Financaj kaŭzoj ne permesas tion. Dankon!

K-do Franz Hermann, Breitestr. 3-a, Diemitz b. Halle, kĉl, pri ĉ. temoj, L, PK, PI. Certe resp.

— Ĉelo de ŝumaŝin-fabriko koresp. pri ĉ. temoj kĉl. Adr. Willi Alt, Damaschke-Anger-Str. 94, Frankfurt am Main, 21.

K-do Josef Becka. Odoakergasse 21, Wien XVI, PI kĉl. Resp. garant.

K-do Johano Ĉristamentl, Wiener Str. 74, Wiener-Neustadt, kĉl, pri div. temoj, PI, PM, bfl.

BRITIO

— 36-j. anglo volas amikiĝi kun ialanda K-dino por pliposte kunvivi, interŝ. fotojn, L. Adr.: W. P. Reed, 8 Claremont St., Stapleton Rd., Bristol.

K-do J. R. Duncan, 64 Kemback St., Dundee, kun Sovetianoj, por perfektigi sin en la lingvoscio esp.

— Kongresanoj, kiuj interesiĝas pri nudismo skribu al: K-do Harold Kear, 21 Anerley Park, London, SE 20, por ke faka kunveno okazu dum la kongressemajno.

BULGARIO

— Atentu Sovetiaj K-doj! — 2 klaskonsciaj bulg. SAT-anoj petas la tieajn K-dojn helpi al ili, por ric. enirvizon sovetian. Bonv. tuj skribi al: Blagoj Pavlov, Kvartal «Hristo Botev», 10, Plovdiv.

ĈEĤOSLOVAKIO

K-do Karl Ŝtekl (15 618), Tichá str. 5, Plzen, 9, pri propagando, laboroj de LEA-oj, kursgvidado, instrumetodoj k. a. temoj.

FINNLANDO

K-do Svante Unelma (24 j.), Turku, postit, interŝ. fotojn, PI, kĉl.

FRANCIO

K-do Gr. Parizel (facetisto), 141 rue de Charonne, Paris XI-a, kĉl, PK, PI, bfl.

— Lab. Esp. Grupo en Villejuif, kiu je sia anonco ricevis pli ol 50 L k PK bedaŭras ne povi respondi ĉiujn skribintojn. Dankon k saluton al ĉiuj — P. Boisson, rue Voltaire, Villejuif, Seine.

GERMANIO

Gek-doj Göttling, Münzstr. 15, Braunschweig, serioze koresp. kĉl, PK, PI. Tuj resp.

K-do Kurt Schmeisser, Am Bahnhof, 61-c, Dahlen i. Sa., interŝ. diversspec. PM kĉl, kontraŭ PM de Saarlando, Dancigo, Germanio. Resp. garantiata.

— LEA-grupo Mannheim koresp. kun USSR, Azio, Hispanio, Meksikio. Skribu al: K-do Rudolf Weiner, Zellerstr. 51, Mannheim.

HISPANIO

— Germana K-do loĝanta nun en Hispanio koresp. kĉl, pri ĉ. temoj. Adr.: K-do Fritz Köhler, str. San José, 20, Piso 3—0 Izg., Sabadell.

HUNGARIO

K-dino R. Kluger, Bosskaystr. 30-a, Rakospalota, kĉl, pri seriozaj temoj.

JUGOSLAVIO

K-do Mate Lovriĉ (fraŭlo 27 j.), Preradoviĉeva 17, Zagreb, kĉl, pri ĉ. t.

SOVETIO

— Viglan Korespondadon garantias 150 gestudentoj pri ĉ. temoj kĉl. Adr.: Ukrainio, Kremenĉug, Pedagogia Teknikumo.

— Sportuloj de grandega Moskva Klubo «KOR» (stadion) kor. k interŝ. fotojn k gaz. kun proletaj sportorganizoj pri piedpilko, volejpilko, korbpilko k manpilko (laŭn-teniso). Moskvo, Kalanĉevska placo, Klubo «KOR»-Esp.

— Gelaboristoj de granda apudmoskva fabriko kor. kun gelaboristoj de la tuta mondo pri lab. vivo, laboro k okazonta 5-a internacia kongreso de Profintern. Fili-Pokrovskoe Moskovskoj Oblasti. Klubo je nomo de Vorovskij. Esperanto.

— Gegrupanoj de poŝta fako kor. pri ĉ. t. kĉl, tuja respondo. Moskvo 55, Paliĥa 55 poŝta otdelenie. Esperanto al K-do Maksimov.

K-dino Mario Osadĉenko, Moskvo, Raboĉaja ul., n-o 19/1, kv. 32 (Rogojskaja Zastava), kor. kĉl.

K-dino Sofia Golod (18-jara), Moskvo, Dokuĉaev per. n-o 15, kv. 2 (Domnikovska) kĉl ĉiuteme.

K-dino E. A. Dmitrieva, Moskvo 20, ul. 5-a Sokolinaja gora, 17, kb. 1, kĉl ĉiuteme. Nepra respondo.

K-dino Valentino Buŝmarina, Tver, Ptaŝkino boloto, n-o 45, kor. kĉl, pri ĉ. temoj PK.

URUGRAJO

K-do Eŭgenio Rezzano, St. Garzon 18, Paysandu, sciigas al siaj gekoresp-antoj, ke superakviĝo de Urugvaja rivero detruis lian koresp-aĵaron, pro tio li povas resp. al neniu.

USONO

— Pro 2, eble ankoraŭ pro 3—5 monata senlaboreco mi devas ĉesi koresp. Sed foje hektografitan L mi resp. — Se iu pri WIR-anonco plendos k Kertesz ne resp. tiam skribu al mi. Adr.: Louis Nagy, 1163 Mechanicstr., So. Bethlehem. Pa.

— Mi petas miajn gekoresp-antojn ne sendi gravajn L, fotojn k dokumentojn en la nun eldonitaj SAT-kovertoj. La nuna speco, precipe kun dika enhavo, alvenas en tute difekta stato. Pro tio mi supozas perdiĝon de kelkaj L. — K-do R. Bonesper, New York, City.

Letervespero

La 11-an de septembro ni aranĝos letervesperon. Gek-doj, ni atendas viajn skribaĵojn. Respondo garantiata. «Prol.-Esp.-Gr., Dresden-Striesen», Wasserturmstr., Rest. «Krone», Dresden-A.

Pruvu la valoron de esperanto!

En marto de 1927 pro politikaj persekutoj en Litovio elmigris Sovetion (Moskvon) K-do STEFANO MAKARAŬSKAS (Makarovski) pri kiu ĝis nun nenion scias liaj gepatroj, frato k ni, liaj K-doj. Ekzistas famoj, ke li estis en Sovetio arestita, juĝita k kondamnita pro perfido (?!). Sovetiaj K-doj! Inter vi certe ekzistas personoj, kiuj scias aŭ povas ekscii pri juĝejaj k GPU-aferoj dum tiu tempo. Diru veron pri tiu K-do! Ĉion skribu al J. M. Dagys (SAT-ano 5738). Adreso: Litovio, Kaŭnas, Universitetas, Gamtos Tyrimo Stotis.

ENHAVO

paĝo
Londono — Oksfordo 487—88
La abomena militismo 488—89
Publika letero al la Literatura Komisiono 489
Diskutejo 489
La klasbatalo tra la mondo 489
Tra Esperantio 490—94
Korespondado 494

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

N.º 305-306, 14 de agosto de 1930

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

6-a JARO, N-o 305/6 LEIPZIG, 14. / 8. 1930

[BILDO p.1 | 35,5,70,13] Emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» antaŭ duonglobo kun meridianoj kaj kontinentoj.

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ

APERAS SEMAJNE — REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris 12e. — GVIDANTO: E. Lanti. — SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO DE SAT: 23, rue Boyer, Paris 20e. — ADMINISTREJO: R. Lerhner, Kolmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio). — APERAS SEMAJNE

DOGANMILITO

L. LORA, (REVO).

La nova limimposta tarifo de l’ usona imperialismo validiĝis. Restinte senfruktaj, la venĝo-minacoj de la aliaj nacioj riskas nuntempe kuntreni la tutan mondon en senekzemplan doganmiliton.

La malnova Manĉestra doktrino, laŭ kiu la libera interŝanĝo estas tiel konforma al la kapitalisma sistemo kiel ĉi lasta al la homa naturo, estas mortfrapita. Ĉiuj faktoj alportas al ĝi penigajn malkonfirmojn. Ĝia origin-lando, Anglio mem, forlasas ĝin pli kaj pli por rifuĝi malantaŭ protekt-impostleĝojn.

La liber-interŝanĝa skolo estis la ideologia esprimo de escepta kaj for ĉiam malaperinta situacio. Ĝi respondis al la epoko, dum kiu Anglio, sola industria lando, estis interesita malfermi sian merkaton al nutraj-objektoj kaj al krudmaterioj el ĉiuj regionoj de l’ terglobo kaj sendi al ĉi tiuj sen baroj siajn manufaktur-produktojn.

Sed laŭgrade, kiom aliaj landoj sekvis Anglion sur la vojo de l’ industriigo, la liber-interŝanĝismo devis retiriĝi antaŭ la bezonoj de la konkurenco inter la kapitalismaj landoj. Ĉiu el tiuj landoj restis interesita trovi la pordojn malfermaj ĉe la najbaroj; sed ĉiu deziris fermi la siajn antaŭ la varoj, kiujn ĝi fabrikis mem. Apogita sur sia pozicio de unua industria potenco, sur siaj komercrilatoj centjaraj, sur sia vasta koloniimperio prezentanta grandegajn disvendejojn. Anglio povis ankoraŭ resti ekster la protektleĝa movado, kiam la aliaj nacioj fervorege jetis sin tien kun ĝoja koro. Hodiaŭ, ankaŭ ĝi estas pelita en tiun ĉi fatalan evoluon.

Tamen, la protektdoganismo ne plu servas nur por teni la fremdan konkurencon for de l’ nacia merkato. Ĝi fariĝis, de antaŭ la mondmilito, instrumento de atako. Fermante la internan merkaton por sin ŝirmi kontraŭ la eksterlanda konkurenco, oni povas plialtigi la prezojn kaj enspezi pli altajn profitojn. Parto el ĉi tiuj altigitaj profitoj povas kompensi la perdojn, kiujn suferas la industriistoj devigataj vendi je reduktitaj prezoj la varojn eksportatajn.

Ju pli protektisma estas iu lando, des pli ĝi povos konkeri la fremdajn merkatojn, repuŝante la konkurantojn helpe de malaltegaj prezoj. La protektismo estas la nepre necesa kompletigo de l’ dumpingo.

Oni kalkulas en Eŭropo, ke la eŭropaj varoj konsistigas elcenton tute malatentindan de la usona konsumo. Kiel la usona industrio povos retrovi sian prosperan staton dank’ al doganrimedoj plivastigantaj sian nacian merkaton en sensignifaj proporcioj? Efektive, la parto da fremdaj produktoj en la usona konsumo estas ekstreme malforta: la usonanoj enportas nur dekonon de l’ varoj de ili konsumataj.

La usonaj enportoj atingis 1793 milionojn da dolaroj en j. 1913, kaj 4184 milionojn en 1927. Eŭropo prezentiĝis nur kun 865 milionoj en 1913, kaj kun 1276 milionoj en 1927. La eŭropaj varoj, kiuj konsistigis, en j. 1913, 48% de l’ usonaj enportoj, konsistigas nur 30% en 1927. Ili sumiĝas, dum la lastaj jaroj, je 3% de la tuta konsumado en Usono.

Ĉu valoris, oni demandas sin, deklari la ekonomian militon al Eŭropo por plivastigi je . . . 3% la disvendejojn de l’ usona industrio? Multnombraj usonaj industrioj laboras hodiaŭ nur je 60% de sia produktkapablo. Kion ili bezonus, tio estas plivastiĝo de l’ disvendejoj ne je 3%, sed je 60 ĝis 70%!

Male, la 3% gajnitaj de l’ usonanoj signifas por Eŭropo malgajnon multe pli konsiderindan. Usono ŝajnas ekmiliti kontraŭ la cetera mondo sen videbla neceso.

Tamen, tiu ĉi neceso ekzistas. La nova dogan-tarifo, kvankam apenaŭ plivastigante la internan merkaton de l’ Transatlantika Respubliko, kreas la nepre necesajn kondiĉojn por la konkero de la merkatoj de Latina Ameriko kaj de Ekstrema Oriento. Ĝi ebligas dumpingon de escepta amplekso. Liberigita de la fremda konkurenco sur sia propra teritorio, la usona industrio povos dikti al siaj enlandaj klientoj monopolprezojn kaj, malaltigante siajn eksportprezojn ĝis nivelo neatingebla por la eŭropa komerco, forpeli la eŭropajn varojn de ĉiuj disvendejoj sur la terglobo.

Kiaj estas la respektivaj fortoj de l’ imperialistaj kontraŭuloj? Kontraŭ Usono, kun areo de 3 685 000 kvadratmejloj kaj loĝantaro el 130 milionoj, stariĝas la Brita Imperio kun 12 518 000 kv.-mejloj kaj loĝantaro (metropolo k kolonioj) el 437 milionoj, kaj la kapitalista Eŭropo kontinenta (inkluzive kolonioj), kun areo de 15 778 000 kv.-mejloj kaj loĝantaro el 464 milionoj.

Ĉi tiuj tri blokoj disponas pri grandegaj rimedoj. La trio kune posedas 84% de l’ tutmonda orproduktado, 90% de l’ karboproduktado, 75% de tiu de l’ petrolo, 95% de l’ ferminaĵa elfosado, 71% de l’ gren-produktado, 94% de tiu de l’ kaŭĉuko, 77% de l’ kotono, 70% de l’ lano, 87% de ĉiuj spindeloj kotonaj en la tuta mondo.

La Brita Imperio posedas la leonparton en la produktado de oro (70%), kaŭĉuko (proks. 60%) kaj lano (43%). Ĝi disponas pri 41% de ĉiuj spindeloj en la mondo, kio, se

— página 2 —

496 SENNACIULO

oni konsideras la mondkrizon de l’ teksindustrio, ne estas verdire avantaĝo . . . Usono okupas la unuan lokon en la petrolproduktado (68%), en kotono (55%) kaj en karbo (40%). Eŭropo k ĝiaj dependaĵoj superas en la ferminaĵ-elfosado (49%), en la sukerproduktado (35%) kaj en greno (29%).

Unuavide la pozicio de Eŭropo ne aperas malbona. Sed mallonga pripenso detruos tiun ĉi ŝajnon.

Usono estas ekonomie unuigita lando, ĉirkaŭita de protekt-baraĵo sen fendeto, disponanta pri politika kaj ekonomia apogilaro neŝancelebla.

La Brita Imperio estas nur politika elpendaĵo kovranta multon da ekonomiaj unuoj decentrokuraj. Kontraŭ la usona danĝero la gvidantoj de iuj anglaj industrioj volus formi unu solan ekonomian teritorion ĉirkaŭitan de unu sola ĉina muro. Sed la dismembriĝo de l’ Imperio daŭras. Okazigita de profundaj ekonomiaj kaŭzoj, ĝi ne povas esti haltigata.

Eŭropo ne estas eĉ politika elpendaĵo. Simpla geografia nomo, per limoj pikdratumita, disŝirita de ekonomiaj antagonismoj, konsistanta el preskaŭ kvardek unuoj politikaj stariĝantaj unuj kontraŭ la aliaj, ĝi devas elteni la usonan atakadon ne povante efike respondi.

La nova usona protektleĝo kreskigos la protektismon en la mondo, kaj precipe en la kapitalistaj landoj de l’ eŭropa kontinento. La eŭropa dumpingo respondos al la usona dumpingo. Sed ĉar ĉi tiu dumpingo ne estos praktikata de Eŭropo, sed de la diversaj eŭropaj nacioj, ĝi frapos antaŭ ĉio tiujn naciojn mem, kaj ne la usonan imperialismon.

La usona atakado puŝas Eŭropon al la unueco; sed samtempe ĝi malhelpas la realiĝon de tiu unueco, starigante la eŭropajn landojn unuj kontraŭ la aliajn.

[BILDO p.2 | 12,29,42,41] Diagramo: kvar piramidoj el nigraj kvadratetoj montras la karboproduktadon de la Brita Imperio, Usono, Eŭropo kaj la cetera mondo.

KARBO: Produktado de l’ tuta mondo 1283 milionoj da tunoj Brita Imperio 24,7% 317 milionoj — Usono 40% 516 milionoj — Eŭropo 25% 320 milionoj — Cetera mondo 10%

[BILDO p.2 | 41,29,68,41] Diagramo: ringoj de malsamaj grandecoj montras la kaŭĉukoproduktadon de la Brita Imperio, Eŭropo kaj la cetera mondo.

KAŬĈUKO: Usono nenio Tuta mondo: 667 000 tunoj Brita Imperio 58% 388 000 tunoj — Eŭropo 36% 242 000 tunoj — Cetera mondo 6%

[BILDO p.2 | 66,29,92,41] Diagramo: nigraj pintaj konusoj de malsamaj altecoj montras la sukerproduktadon.

SUKERO KANO K BETO: Tuta mondo: 252 milionoj da centfuntoj Eŭropo 35% 87 milionoj — Brita Imperio 18% 46 milionoj — Usono 10% 26 milionoj — Cet. mondo 37%

[BILDO p.2 | 12,41,39,54] Diagramo: stakoj de stangoj de malsamaj altecoj montras la orproduktadon.

ORO: Produktado de l’ tuta mondo: 611 395 kilogr. Brita Imperio 70% 429 438 kg. — Cet. mondo 16% — Usono 11,5% 70 719 kg. — Eŭropo 2,3% 14,329 kg

[BILDO p.2 | 40,41,69,54] Diagramo: kvar malplenaj rektanguloj de malsamaj altecoj montras la grenproduktadon.

GRENO: Mondproduktado: 1174 milionoj da centfuntoj Usono 20% 237 milionoj — Brita Imperio 22% 263 milionoj — Eŭropo 29% 349 milionoj — Cetera mondo 29% 349 milionoj

[BILDO p.2 | 71,41,92,54] Diagramo: stakoj de horizontalaj strekoj montras la kotonproduktadon.

KOTONO: Tuta mondo: 50,9 milionoj da centfuntoj Usono 55% 28 milionoj — Brita Imperio 22% 11,2 milionoj — Cet. mondo 23%

[BILDO p.2 | 12,54,40,69] Diagramo: piramidoj el steletoj montras la lanproduktadon.

LANO: Produktado de l’ tuta mondo: 1,5 milionoj da tunoj Brita Imperio 43% 648 000 tunoj — Usono 10% 148 000 tun. — Eŭropo 16% 242 000 tun. — Cet. mondo 30%

[BILDO p.2 | 40,54,66,69] Diagramo: nigraj fornoj kun kamentuboj de malsamaj altecoj montras la produktadon de ferminaĵo.

FERMINAĴO: Produktado de l’ tuta mondo: 168 milionoj da tunoj Usono 37% 62,7 milionoj — Brita Imp. 9% 16,6 milionoj — Eŭropo 49% 82,5 milionoj — Cet. mondo 5%

[BILDO p.2 | 66,54,92,69] Diagramo: nigraj kolonoj de malsamaj altecoj montras la petrolproduktadon.

PETROLO: Produktado de l’ tuta mondo: 1 323 milionoj da bareletoj Usono 68% 902 milionoj — Eŭropo 5% 71 milionoj — Brita Imp. 1,2% 16,7 milionoj — Cet. mondo 25%

(La desegnoj estas faritaj laŭ la kalkuloj de l’ usona ekonomiisto H. Callender)

SARDUJO

SAT-ano 15 973

Sardujo estas insulo ĉirkaŭita de l’ Meztera maro, disigita de alia insulo, nomata Korsiko, per markolo Bonifaĉio. La unua apartenas al Italio, la dua al Francio. Sardujo kalkulas ĉ. 900 mil loĝantojn k mezuras ĉ. 24 mil kvadrat-kilometrojn. Ĝi estas preskaŭ tiel vasta kiel Belgio. Tri kvaronoj el ĝia surfaco estas monthavaj, k unu kvarono ebena. La regiona ĉefurbo estas Kagliari (Cagliari) kun ĉ. 65 mil loĝantoj. Tiu ĉi urbo lokiĝas ĉe marbordo en la suda parto de l’ insulo k posedas tre gravan havenon. Ne tre malproksime de tie troviĝas grava k tre riĉa arĝenta minbaseno, kies centro estas la urbo Iglezjas (Iglesias), kie antaŭ starigo de l’ faŝista reĝimo en Italio laboris ĉ. 25 mil minlaboristoj, sed nuntempe la nombro da laboristoj okupataj estas nur 2000.

Sed eĉ en estinta tempo tie la laborkondiĉoj estis ĉiam malbonegaj k la salajroj tre malaltaj. Mi tie laboris dum du jaroj antaŭ la mondmilito k gajnis 1 liron k 80 centimojn por dekduhora labortago. Kvalifikitaj ministoj gajnis nur 2 lirojn po tago, t. e. du francaj frk. (ĉ. 0.08 dol.). Pro tia mizerega salajrkondiĉo la laboristoj estis devigataj nutri sin ĉiam per seka nigra pano k per sardinoj. Ili loĝis en mansardoj kovritaj per ebenaj ŝtonpecoj aŭ per simpla koto, kiel sovaĝaj bestoj.

La laboristoj tute ne konis sindikatismon, k inter ili regis ĉiam ia sovaĝa malamikeco. La malsameco de vilaĝaj dialektoj estis la konstanta kaŭzo de akraj k sangaj disputoj inter laboristoj. Kiam oni ekkonis la sindikatismon, oni konsideris sindikatanojn kiel danĝeregajn revoluciulojn, k ili estis tre fieraj pro tia titolo. La unua sindikata sekcio formiĝis en la distrikta ĉefurbo Iglezjas k de ĉiu min-

— página 3 —

SENNACIULO 497

ejo la laboristoj iradis multnombraj por enskribi sin en tiu urba sekcio. Tiam mi estis 15-jaraĝa, k aliĝinte al ĝi, mi konsideris min mem super la aliaj, pro tio ke, laŭ onidiro, mi jam estis revoluciulo. Post nelonga tempo kreiĝis sindikataj sekcioj preskaŭ en ĉiu minejo k la laboristoj ekbataladis por plibonigi siajn labor- k salajrkondiĉojn.

Poste okazis la mondmilito k ĉiu estis militistigita. Kompreneble, kiel duonsovaĝuloj, la sardoj estis tre entuziasmaj pri la milito. La italaj burĝaj militemuloj k la registaro profitis el tio k ĉiam sendis la sardajn regimentojn al plej danĝeraj lokoj de l’ militfronto. Post nelonge tamen la sardoj ekkomprenis, ke la milito malprofitas al ili k ofte ili fariĝis ribelemaj. Sekve regimentaj ribeletoj okazis de tempo al tempo, k granda nombro el ĉiuj, kiuj ne mortis ĉe la militfronto, estis kondamnitaj per militribunaloj je mortpafado. Post milito, reveninte hejmen, ankaŭ la sardoj malfermis la okulojn k granda movado por sendependeco kreiĝis k disvolviĝis por sendependigi Sardujon. Kiam tiu movado estis ĵus aliĝonta al la III-a Internacio, la faŝista registaro ekkaptis la regpovon, arestis la gvidantojn k neleĝigis la organizon. Unu el la plej notindaj revoluciuloj en Sardujo estis prof. Antonio Gramsci, kiu ankaŭ estis sekretario de l’ itala kompartio, nun malliberigita k kondamnita je 24 jaroj da malliberejo. Alia gvidanto de sendependec-movado estis deputito Lusu (Lussu), kiu lastatempe kaŝe forkuris el punekzila insulo kune kun du aliaj famaj socialistoj.

“Kultur-rimedoj” k feŭdaj kutimoj

La plej granda parto el sardoj estas kamparanoj. Estas ankaŭ multaj ŝafpaŝtistoj, bovin-, kapro- k pork-paŝtistoj. Preskaŭ ĉiuj, eĉ malriĉuloj, posedas terpeceton, paron da bovidoj aŭ bovinidoj por plugi sian terpecon. Aliaj posedas dekon aŭ kelkdekojn da ŝafinoj, kaprinoj aŭ porkoj. La ceteraj, certe la plej malmultnombraj, estas salajruloj. Ili perlaboras por tre malalta salajro, jen ĉe unu, jen ĉe alia riĉkamparano. Parto da ili vendas sin laŭ ia feŭda kutimo ankoraŭ tie reganta por daŭro de jaro al riĉaj terposedantoj kiel kamparan-brutar-servistoj. Laŭ la sarda kutimo la servonto per ia parolkontrakto promese devigas sin dum daŭro de jaro tute sindoni k obei ĉiujn ordonojn de sia mastro k de ties familianoj. Fakte, de tiu momento, la malfeliĉa servanto tute apartenas al sia mastro. Nokte k tage li deĵoras. Dum la tago li plenumas surkampan k hejman laboron k dum la nokto li estas devigata trakuri plurajn fojojn la mastrajn kampar-havaĵojn k atenti liajn bestojn sin paŝtantajn sur la kamparo. Konsekvence, li ankaŭ dormas sur la kamparo. Ofte dum pluraj monatoj li ne havas eblon senŝuigi siajn piedojn k malofte povas ŝanĝi sian malpuran ĉemizon. Kiam, certe tre malofte, li estas hejme, li ne havas eblon ripozi eĉ unu minuton, ĉar, precipe se la mastra familio estas multnombra, ĉiu familiano ordonas al li, unu post la alia, farendaĵojn. Tiel la malfeliĉa servisto estas ĉie k ĉiam okupata. Krome, dum la mastra familio tag- aŭ vespermanĝas ĉirkaŭ luksa manĝotablo, li tute sola manĝas en la kuirejo tenante la teleron sur siaj genuoj, k korbeto, en kiu estas paneroj, kuŝas tere apud lia seĝo.

Rekompence por tia vivo k sindonado, je kontraktfino li ricevas 5, 6, 7 aŭ 10 centfuntojn da tritiko, laŭ abunda aŭ malabunda mastra grenrikolto. Sama afero estas rilate la brutar-servistojn. Ĉi tiuj nur je jarkontrakta fino revidas la vilaĝon. Dum vintra sezono ili estas devigataj migri kun sia brutaro al ebenaj sardaj regionoj, kie la malvarmo estas malpli severa, k revenas nur en junio aŭ julio. Ankaŭ ilian jaran servon oni rekompencas per ŝafinoj, porkoj aŭ kaprinoj.

La servisto-porkpaŝtisto komence de aŭtuno foriras kun sia brutaro al per kverkoj kovrita montaro, kie la porkoj dum tiu sezono grasiĝas. Dum la plej frostaj monatoj ĉi tiuj duon-sovaĝuloj dormas en grotoj kune kun la gruntantaj kunuloj. Nokte k tage ili ĉiam vidas la samajn aĵojn: porkojn, kelkajn aprojn, kiuj en tiu tempo emas amikiĝi kun siaj samrasanoj, k de tempo al tempo oni povas vidi aglojn, flugantajn de unu monta pinto al alia. La ĉiutaga manĝaĵo por tiuj malfeliĉuloj konsistas nur el nigra pano k fromaĝo, kiun la mastro alportas al ili en tuta kvanto unu aŭ du fojojn po monato.

Krome, de tempo al tempo, pro malsano mortas kelkaj porkoj, k la paŝtistoj avide manĝas ilin. Post 3 aŭ 4 monatoj de tia sovaĝa vivo ili revenas fine al la vilaĝo kun siaj grasaj porkoj. La mastro vendas ilin k avide enpoŝigas grandegajn monsumojn, dum la malfeliĉa servisto devas puriĝi el aroj da pedikoj sur si mem alportitaj de la montaro.

Je kontraktfino ofte la servisto ne rajtas ricevi ian ajn rekompencon, ĉar la mastro postulas ŝuldon pro la mortintaj porkoj.

La kamparanoj plugas la teron per ligna plugilo. Antaŭ ol plugi oni semas, eĉ se la grundo neniam estis plugita. Tiel antaŭ ol la semo ĝermis. la herbo jam kovras la semitan grundon.

(Daŭrigota)

KUN TIU ĈI NUMERO ESTAS EKSPEDATA “LA LERNANTO”

ĈIRKAŬ LA REJNLAND-“LIBERIĜO”

En sia artikolo, certe tre instrua, “La rolo de sugesto en klasbatalo” K-do F. S., Vieno (vidu n-o 303) skribas i. a. pri interkisado okazinta dum la liberiĝ-soleno en Rejnlando. Krome li skribas, “ke la sugesto superas eĉ la adoremon al klasikuloj, ĉar en Majnc (Mainz) oni anstataŭigis la monumenton de la fama poeto Ŝiler (Schiller) per liberiĝmemora monumento”. Pravigata estas lia aserto per la bildo montranta malmunton de l’ monumento.

Estante Majncano mi ne povas ne refuti la diron de K-do F. S. Koncerne la interkisadon li certe troigas skribante “multege da germanoj”. Ne mi, nek la K-doj esp-istaj, nek ĉiuj konatoj de ni demanditaj ĝuis tian “kortuŝan aspekton”. Povas ja esti, ke iuj pro naciemo, aliaj pro sentimentalo aŭ — tre verŝajne — pro ebrio tion faris. Sed ĝenerale la granda popolamaso, kvankam ĝoja, tamen tre sobre k kritikeme prijuĝis ĉiujn festaranĝojn k paroladojn, bone sciante, ke escepte de la uniformoj (la hele-bluajn de l’ francaj soldatoj anstataŭis la verdaj de l’ germanaj policanoj) ne multo ŝanĝiĝis.

Mi supozas, ke K-do F. S. ne profunde informiĝis pri la sorto de l’ Ŝilermonumento. La fakto estas jena:

Majnc ne estas riĉa je placoj publikaj. Por la liberiĝmonumento donacita de la hesa registaro (Hesio = ŝtato en Germanio same kiel Prusio, Saksio k. a.) necesis serĉi lokon konvenan. La urba konsilantaro elektis la Ŝilerplacon trovante ĝin plej inda. Oni plilongigis la placon norden. La Ŝilermonumenton, kiu ĝis nun staris meze de la placo k pro la arboj borderantaj ĝin ne estis bone videbla, oni translokis sur la parton alkonstruitan. Ĝi nun staras antaŭ la arboj k estas videbla jam de malproksime. La liberiĝmonumenton oni starigis sur la suda parto. Inter la monumentoj nun estas ĝardenaĵo. Ĉiuj Majncanoj konsentas, ke la placo post la aliigo plibeliĝis, k ke la Ŝilermonumento nur nun staras sur la ĝusta loko.

Resume: La artikolo de K-do F. S. principe k esence estas ĝusta. Nur la ekzemploj supre priparolitaj estis ne tute laŭfaktaj. “S-ulo” estu k restu verfakta, objektiva.

426, Mainz.

[REKLAMO p.3] Ĵus aperis esperanta originalo ILI de LEON BERGIERS. 80 paĝoj. Formato: 17×21 cm. Kovrilo dukolora [?], kun pluraj ilustraĵoj de Lucien Gilles k fotografaĵo. Prezo: 1.80 mk g. Administracio de SAT, Leipzig O. 27.

— página 4 —

498 SENNACIULO

PRI LABORISTAJ INSTITUCIOJ EN USONO

Ekskurso al Kampadejo de Moderna Ferrer-Dimanĉlernejo

Novjorko. Monstra urbego. Milionoj da gehomoj en ĝi kun milionopa idaro. La bezonoj de ĉi tiu homamaso estas apenaŭ imageblaj. Kontentigi ilin necesigas grandegan fortouzon, laboradon. Do, oni ne miras, ke tia urbego aspektas kvazaŭ formikujo, en kiu ĉio rapidas, sin movas. Surtere, subtere, surakve, en la aero, ĉie energiforuzo por daŭrigi la ekziston. Maro el domoj, domegoj, “ĉielskrapuloj”, sub kiuj rapidas elektraj trajnoj en subvojoj ĉiudirekten dum horoj nur por rifuĝi el la urbega zono.

Inter la domegoj — stratoj, kiujn oni ne plu baptas per nomoj, sed nur per ciferoj aŭ literoj por eviti konfuzon. Milionope moviĝas veturiloj. Senfina linio el personaŭtoj, inter kiuj ŝoviĝas pezaj ŝarĝaŭtomobiloj, tondre ruliĝas tra la stratoj, dronigante ĉiujn aliajn bruojn. En la mezo ankoraŭ knare moviĝas sur reloj tramoj, kiuj formas antikviĝantan ĝenaĵon por la rapidtrafiko. Ĉeflanke sur trotuaro ne promenas, sed kutime kuras la hometoj, kiuj ankaŭ jam estas malutilaj akcesoraĵoj inter la moviĝanta maŝinaro, ĉiuspecaj motoroj.

El ĉio ĉi supreniĝas miriadoj da polveroj, kiuj kuniĝas al nubaro, ĉiam naĝanta super la urbego, tiel ke eĉ la ĉiopovo de la suno senpotenciĝas. Scienculoj rakontas pri la nekredebla denso de tiu nubmaro. Kaj ĉi tie, ene, vivaĉas milionoj; elkreskas ankaŭ geinfanoj! Intence mi ne diras: plenkreskas.

Kompreneble forte sentiĝas la bezono je refreŝigejoj, precipe por geinfanoj, meze en arbaro k kamparo. Urbeganoj frue ekhavis la deziron. Sekve dum lasta jardeko kreskadis eksterurba, dumferia aŭ semajnfina kampado en tendoj aŭ bangaloj¹ ĝis nemezureblaj dimensioj. La apudnovjorka kampado estas taksebla nur per transportciferoj de relvojaj kompanioj k de polico ĉe pontegoj, la distingaj trafikvojoj por aliro al Novjorko.

Milionojn da transportitoj nombras ĉiudimanĉe la subvoja kompanio. Ilia celo estas la proksimaj marbordoj. Kvindek milojn da aŭtoj nombras la polico ĉe ĉiu el la diversaj trafikŝoseoj. Aŭtomobilistoj ofte devas atendadi horojn nur por reeniri la urbegon trans la pontegoj, per pramoj aŭ subriverega tubego (Holand-Hudson tubego). Krom tio la relvojaj for- k altransportas ekskursantojn. Novjorko elkraĉas kvazaŭ sian tutan loĝantaron en la ĉirkaŭaĵon dum la semajnfinoj por alsuĉi ĝin ĉiam denove. Ĉiama homtajdo, kiel ĉe maro.

La burĝaro plej frue komencis zorgi, ke ĝiaj idoj foriru el la urbo en la kampadejojn, ne nur por korpa refreŝiĝo, sed ankaŭ por militista ekzerciĝo. Tiel naskiĝis la skolta mov-

[BILDO p.4 | 38,21,70,38] Foto: grupo de infanoj kaj plenkreskuloj en arbara kampadejo, sur herbejo antaŭ altaj arboj.

ado, altirante al si amasojn da geinfanoj per multaj avantaĝetoj.

Inter la diversaj fluoj en la laborista movado ekzistas ankaŭ iuj infanedukaj institucioj, el kiuj unu estas la Modernaj “Ferrer”-Dimanĉlernejoj.

Ili estis fondataj de laboristaj gepatroj, ĉe kiuj la penso, ke la laborista movado devas esti unueca, klasa, estis la plej forta. Sekve la gepatran asocion konsistigas anoj de diversaj laboristaj tendencoj, kiel ĉe SAT.

La instruado celas eduki la infanojn de laboristoj al racie pensantaj homoj, partoprenontaj k daŭrigontaj la klasbatalon. En unu el la lernejoj ankaŭ esperanto estas instrufako.

La rimedoj estas modestegaj pro la ĝenerala malforto de la lab. movado en Usono, sed solidara agado de malmultana rondo da gelaboristoj, helpite precipe dum lasta printempo de lab. gimnastikuloj Bruklajn-aj (Brooklyn) ekkonstruis en 50-kilometra proksimo de Novjorko ripozejon, pri kiu ili prave fieras.

Ĉirkaŭita de zono de arbaroriĉa montaro troviĝas altaĵo, sur kies deklivo oni konstruis el ligno aron da bangaloj, jes, eĉ naĝujon, kies larĝo estas 8 k longo 13 metroj! El pene superebla profundo oni pumpas akvon en la naĝujon. Supre estas bildo pri ĝi, laŭ

¹ Bangalo = malalta domo, unuetaĝa, kutime kun verando, multe konstruata en Usono.

LA VIVOSTATO DE LA BULGARA LABORISTARO

Nenie la kapitalista raciigo kaŭzis tiom akran ekonomian krizon, kiel en Bulgario, kie oni efektivigas ĝin per blanka teroro. Nuntempe la senlaboreco estas pli granda ol dum la vintro — pli ol 200 mil senlaboruloj ĉe stato de 500 mil proletoj. Sed en Bulgario la demando pri senlaboreco ne okupas la regantojn: ili havas por prizorgi pli urĝajn aferojn. En tiu lando la senlaboruloj ricevas nenian subvencion, kvankam ekzistas monfondo “sociaj asekuroj”, el kiu oni donas duontagan pagon nur en okazo de malsano. Sed post multaj monatoj, eĉ jaroj k post vizitoj de labor-inspektoroj.

La situacio de l’ okupita parto de la laboristaro ne estas malpli terura. Nenie ekzistas 8-hora labortago. Nenie oni atentas la laborleĝojn. Akcidentoj estas ordinaraĵo. La konduto de la mastroj k iliaj servistoj al la laboristoj estas besta. Oni konstante malaltigas la salajrojn, dum la kareco k senlaboreco kreskas. Krom tio la salajrojn oni pagas neregule, detenas, ofte tute ne pagas. Se laboristoj plendas al laborinspektoro, la lasta montras iliajn nomojn al la mastro, kiu maldungas ilin. Se laboristo plendas al polico, ke lia mastro maldungis lin, detenante lian perlaboritan salajron por 2—3 monatoj, oni respondas: “Tio ne estas nia laboro”. Se li plendus en la laborinspektejo, oni lin insultos k forpelos.

Pro tio malgraŭ la reganta teror-reĝimo, kiu taksas strikantojn kiel rabistojn, la strikoj eksplodas ĉi tie elemente (pasintjaran tabaklaboristan strikon partoprenis dum 2 semajnoj 40 mil pers.). Dum nuna jaro oni antaŭvidas novajn grandajn strikojn, precipe en tabakindustrio, kie nun enkondukiĝas pli modernaj maŝinoj, pro kiuj pliaj laboristoj estos eljetitaj surstraten. Por ke la strikoj estu sukcesaj, necesas mono por subteno al strikantoj minacataj per malsatmorto, por ke ili ne perfidu siajn K-dojn. Sed la strik-monrezervo estas nula. Pro tio NRPS (maldekstraj sindikatoj) deklaris malsato-tago la 15-an de junio. En tiu tago la laboranta laboristaro devis malsati k doni la tagsalajron al strikfondo. Ĝis nun (julio) nur en Sofio oni ricevis per la kolekto 12 mil levojn (ĉ. 75 dol.), sed la kolektado daŭras. Oni celas kolekti 1 milionon da levoj. La faŝista potenco ĉiurimede malhelpas. En Varna dum la tuta tago oni ordonis sigeli la klubon, kien la laboristoj devis alporti la monon, arestante ĉi lastajn.

Je 12. julio okazis Ĝen. Laborista Kongreso en Sofio kun delegitoj el ĉiuj klasaj lab. organizoj k neorganizitaj laboristoj, malgraŭ malpermeso de l’ registaro. La laboristaro jam malobeas al la potenco k daŭrigas sian heroan batalon por liberiĝo.

Kamparano P. [?]

— página 5 —

SENNACIULO 499

kiu vi povas imageti la belegan pejzaĝon, en kiu troviĝas la kampadejo.

Por kulturi sociemon, por ebligi ĝeneralajn kunvenojn servas aparta bangalo. En ĝi estas sidlokoj por ne malpli ol ducent personoj. Drapirita malpompe per ruĝo troviĝas scenejo en la malantaŭaĵo por okaze ebligi prezenti teatraĵojn aŭ aliajn distrajn amuzaĵojn. En ĝi la infanoj trovas elektran radion k pianon. Ĉiu bangalo havas elektran lumon.

[BILDO p.5 | 12,16,38,33] Foto: blanka ligna konstruaĵo kun dukliva tegmento kaj malfermita pordo; antaŭ ĝi granda grupo de infanoj kun kelkaj plenkreskuloj, arboj ĉirkaŭe.

La societa salono kun parto el la geknaboj

Sume estas sep konstruoj, inter kiuj prenas apartan lokon la komuna manĝejo. Pli ol cent personoj povas tie samtempe manĝi. En alkonstruo vi vidas la provizejon k kuirejon.

Alia konstruo estas la administrejo. Antaŭ ĝi pendas tabulo. Sur tiu oni anoncas la diversajn aranĝojn.

Aliaj tri bangaloj, la ĉefparto de la kolonieto, enhavas dormejojn. Post senzorga ludado ripozas en ili la geknaboj. 75 litoj estas okupeblaj, kiuj trovis ĉe malfermo 54 surkuŝantojn.

La kosto por semajna pensiono estas naŭ dolaroj po infano, la plej malmultekosta en tuta Usono, sed tamen sufiĉe kosta por lab. gepatroj, tiel ke eĉ ne tiu kampadejo estas plene okupata. Alia kaŭzo por ne plena okupo estas gepatra timo irigi siajn idojn ĉe la «ruĝulojn».

Sub kverkoj ekster la domoj troviĝas tegmentokovrita lavejo. El kondukila kranaro spruĉas freŝa akvo. Matene ĉe lavado ĝojpepas la arbara birdaro akompane al la ĝojkrioj de la geknaboj.

[BILDO p.5 | 58,28,88,44] Foto: longa unuetaĝa ligna bangalo kun fenestroj kaj ŝtupetaro antaŭ la pordo; kelkaj infanoj antaŭ ĝi, dekstre aŭtomobilo, arboj malantaŭe.

Post matenmanĝo k reordigo de la litoj la gebuboj elsvarmas sur la gimnastikejon. Svingiloj, ĉiuspecaj gimnastikiloj invitas al ekzercado. En tumulta vivĝojo pasigas la lab. idaro siajn libertagojn. Reveninte en la urbegon ili aŭskultas la instruojn pri la bataloj de l’ laboristaro k promesas eklevi la standardojn, post kiam la gepatroj falis. Ili ne povas ne memoradi la belegan tempon en la kampadejo, kiun konstruis al ili gepatra amo k laborista solidaro. Leterojn al esp-istaj geknaboj adresu al: Camp of Ferrer Modern Sunday Schools, Lincoln Park, N. J., Usono.

INO-Kor 1307

LA «GENTA» SISTEMO

(Fino. Vidu n-on 303)

La sinteno de la sindikatoj

Ĉiuj gvidantoj de la sindikatoj kredis, ke per enkonduko de la «Genta» sistemo la laboristaro aniĝus amase la sindikatojn. Oni nur vidis, ke la ŝtato per tiu sistemo ŝtatigis la sindikatojn k ŝarĝis la sekretariojn per gigantaj statistikaj laboroj. La ŝtato povis kontroli la kasojn k enspezojn de l’ sindikatoj k per tio provizi la entreprenistojn, ke ili sciu, ĉu la sindikatoj povos gvidi grandan strikon aŭ ne. Ĉar la gvidantoj eraris, kiam ili kredis, ke ĉiuj laboristoj nun aniĝus, ili provis alian rimedon. La sindikatoj fariĝis, anstataŭ batal-, subten-organizoj. Per kelkaj nombroj mi volas montri la eraron de la gvidantoj.

Membraro de la ĉefaj sindikataj centroj post enkonduko de la «genta» sistemo

Nomo de la centro 1921 1925 1926 1927 1928
Odbor. sdruz. ĉeĥ. (ĉeĥaj socialistaj sindik.) 648 372 [?] 574 106 544 384 544 520 573 727
Germanaj socialistaj sindikatoj Rajĥenberg 372 027 226 654 204 577 200 183 197 142
Ĉeĥaj naci-socialistoj 311 917 307 296 290 441 287 580 302 259
Internacia Tutsindikata Asocio (I. A. V., komunista) ĝis meze 1929 — 201 035 196 509 179 993 165 780
Kristan-socialistaj sindikatoj 72 544 113 869 107 787 112 606 111 228

Por savi nun la membrostaton, la sindikatoj fariĝis reciproke konkurantoj. Ĉiu volis kapti la tutan laboristaron per pli altaj subtenoj ne atentante la kasostaton. Kelkaj ekzemploj montras al ni, ke per tio ruiniĝis ĉiuj sindikatoj k malpleniĝis iliaj kasoj.

Kiel statistiko servas al mi la raportoj de la sindikatoj por j. 1928.

Sindikata centro Nombro de subtenitoj Sindikata subtenparto k. ĉ. Ŝtata parto k. ĉ. Sume k. ĉ. Por senlaborulo k. ĉ.
Odborove sdruz. ĉ. sl. 19 250 2 731 828 3 541 037 6 272 866 325
Rajĥenberga germana sindikata komisiono 25 179 3 532 897 4 550 836 8 083 733 321
Česká obec. del. 6 706 679 688 902 156 1 581 545 235
I. A. V. (komunista) 16 559 2 346 111 3 300 332 5 646 433 340

Laŭ ĉi tiu statistiko ni vidas, ke malgraŭ ke la IAV pagis la plej altan subtenon, la membrostato malkreskis je 50 mil anoj de post j. 1925. Kaj kial? La laboristoj venis al la sindikatoj k kredis, ke ĉi tiuj helpos al ili batali por pli bonaj viv- k laborkondiĉoj. Sed baldaŭ la laboristaro ekkonis, ke la sindikatoj ne povas konduki grandajn ekonomiajn aŭ salajrajn batalojn, ĉar ili bezonas la monon por la senlaboruloj k por savi la ŝtaton kontraŭ la bankroto. La bataloj estis interrompataj sen sukceso k la laboristaro ne trovis diferencon inter la reformemaj k komunistaj sindikatoj. Pro tio multaj klaskonsciaj laboristoj forlasis la sindikatojn k fariĝis indiferentuloj.

Nia batalo kontraŭ la sistemo

Ekkonante la grandajn danĝerojn por la sindikatoj, la ruĝaj prof-sindikatoj interrompis la pagon de senlaboreca subteno por esti liberaj de la ŝtata kontrolo. Kvankam multaj laboristoj pro tio forlasis la sindikaton, tamen tia elpaŝo alportas al la revoluciaj laboristoj la certon, ke ili havas batal- k ne nuran subtenorganizon. Pli frue estis malplenaj la strikokasoj, ĉar oni bezonis la tutan monon por la subteno al senlaboruloj. La ŝtato repagas sian parton al la sindikatoj post 3 monatoj aŭ pli malfrue, sen ia rentumo, dum la sindikatoj devis prunti la tutajn sumojn por elpago. Sed kion nun faris la aliaj sindikatoj? Se oni estus kredema, ke ili nun forte subtenus la batalon de l’ komunistaj organizoj kontraŭ la «genta» sistemo, oni eraras. Male, la konkurenca batalo estis pli akra por detrui la komunistajn organizojn k kapti la malkontentulojn el la ruĝaj sindikatoj. Oni nur proponis aliigon de la fileĝo, ekzemple tiel, ke la sindikata parto estu malplialtigota k la ŝtata aldono je la sama sumo plialtigota, sed nur tiel, ke la subteno

— página 6 —

500 SENNACIULO

ne superos ²/₃ de la lasta salajro. Malgraŭ ke la sindikatoj jam nun ne povis alporti la sumojn por 3 monatoj, oni proponis plilongigon je 6 monatoj de la subteno. Tiel oni donacos al la ŝtato rentumojn ne por 3 monatoj, sed eĉ por 6. Tiam ne plu estos eble konduki strikon, kion scias la entreprenistoj; k pro tio ili volonte konsentos tian proponon. Oni ne pensas al la nesindikatanoj: ili povos malsati aŭ aliĝi al la sindikatoj, por batali por industria paco k kontraŭ la revoluciaj sindikatoj. La batalvolo de la laboristaro kontraŭ ĉi tiu fileĝo kreskas. Ĉiuj, sen diferenco de partia vidpunkto, ekkonas klare ĉiujn danĝerojn. La 6. marto k 1. majo montris al ni, ke la laboristaro ne plu volas ricevi almozojn. La manifestaciantoj esprimis sin klare kontraŭ la «genta» sistemo, por sufiĉe da pano k senlaborula subvencio. Ili postulis subtenon je kosto de l’ ŝtato ankaŭ por nesindikatanoj, laboron k panon.

(Ĉiuj statistikoj k ciferoj estas prenitaj el broŝuro de la ruĝa sindikato.)

Neustadt A. T., ano 12 014.

UNU EL LA BONAJ SEKVOJ DE L’ MILITO

van Essen (10287)

Ĉu la malpliiĝo de l’ naskoj dum la milito influos la senlaborecon? En «militlandoj» certe! En Germanio ekzemple la propono de laborfortoj estos multe pli malgranda dum kelkaj jaroj. Tion oni komprenos, eksciante, ke la nombro da lernej-devigataj infanoj en la jaroj 1922 ĝis 1925 meznombre estis malpli ol 700 mil; tio estis proksimume la duono de l’ antaŭaj jaroj, kiam la milito ankoraŭ ne influis.

Ankaŭ en Nederlando kelkaj esperas je tiu sekvo de l’ pasinta milito. Se estus tiel, la unuaj simptomoj jam estus montriĝintaj, ĉar je la 14-a vivjaro la junularo rajtas eklabori laŭ nia Laborleĝo. Kaj 1915 estis la unua jaro influita de l’ milito. Ke la malpliiĝo ĉi tie estos nur malgrava kompare al la militlandoj, estas kompreneble. La naskonombroj en Germanio estis jenaj:

po mil loĝantoj tuta nombro
1913 27,5 1 838 750
1914 26,8 1 818 596
1915 20,4 1 382 546
1916 15,2 1 029 484
1917 13,9 912 109
1918 14,3 926 813
1919 20,0 1 260 500
1920 25,9 1 599 287

Evidentiĝas, ke la absolutaj ciferoj malpliiĝis je 50%.

En Nederlando la naskonombro dum la lastaj dek jaroj ĉiam malpligrandiĝis; sed dum la militjaroj ĝi montris pli fortan reiron. La mezaj naskonombroj po 1000 loĝ. estis:

1900—1909 31,0 1924 25,1
1910—1919 26,8 1925 24,2
1920—1923 26,9 1926 23,8
1928 23,3

La nombroj por la jaroj 1910—1919 estas:

po mil loĝantoj nombro
1910 28,6 168 894
1911 27,9 166 527
1912 28,1 170 269
1913 28,3 173 541
1914 28,3 176 831
1915 26,3 167 423
1916 26,6 172 572
1917 26,2 173 112
1918 25,0 167 636
1919 24,4 164 447

La relativaj ciferoj do montras malpliiĝon, la absolutaj ciferoj alian bildon! Dum la unua kvinjaro la meza nombro estis 171 212; por la «milita» kvinjaro 169 038, do malpliiĝo je 1%. Tiu ĉi malpliiĝo estas tiel malgrava, ke ĝi vere ne influos. Kaj ekzistas aliaj faktoroj, kiuj havis kontraŭan sekvon. Tia faktoro estas: la malpliiĝo de l’ infanmortado. Dum la jaroj 1911—15 mortis meznombre 9,9 el 100 naskitoj en la unua vivjaro; dum la periodo 1916—20 «nur» 8,4. Malpliiĝo je 1,5%. Do!

Nur la entreprenoj, kiuj postulas ĉiam pli da junaj laborfortoj, sentos dum sekvontaj jaroj la konstantan proponon de tiuj malpli agrable. Nun jam montriĝas manko je junaj laborfortoj. Kiel la tuta senlaboreco estos influata de tiuj faktoroj, tio estas malfacile difinebla, ĉar ekzistas tiom multaj aliaj faktoroj. Finkonkludo estas: por la junaj fortoj estas loko, la pliaĝaj povas resti serĉadantaj!

POR EVITI LA RIFON

[BILDO p.6 | 44,41,56,48] Granda nigra triangulo (la rifo) inter la vortoj «LA» kaj «RIFON».

3. LISTO:

14 335 (Wien) 5 mk. g.; 2419 (Selb) 1 mk. g.; «Lab. Grupo» en St. Imier 10 fr. svis.; Roth, Hofman, Grädel (St. Imier) 7 fr. svis.; Douzé C. k P. (Souvillier) 3 fr. svis.; SAT-rondo en Stettin 13.50 mk. g.; Eriksson (Stockholm) 50 kr. sved.; Dietsch (Mulhouse) 5 fr. frk.; Okaze de renkontiĝo de kelkaj SAT-anoj en Vierzon (Francio) 20 fr. fk.; Polgar 50 fr. fk. Mameri . . . . . 3 Predhumeau . . 5 Forfani . . . . . 3 Lauret . . . . . 5 Chabas . . . . . 5 Martin . . . . . 5 Simpatiantino . 5 Marg. Aspes . . 3 Bureau . . . . . 5 Por esperanto . 5 Sume 41 fr. (el Alĝero)

DISKUTEJO

Pro kialo k celo de la vivo

Sub tiu titolo en n-o 293 de «S-ulo» K-do Tranĉilo «tranĉas» demandon, kiun tiu K-do devus esti farinta al Sebastiano For (Faure) mem, ĉar en tiu okazo lia artikoleto ne estus verkita. Mi ne havas la elokventon de tiu fama oratoro, tamen volas provi refuti la opinion de K-do 1255, kiu aspektas tolerema K-do, sed tamen mencias, ke estas tempo perdita de l’ ateistaj propagandistoj diskuti pri Dio. Kial paroli tiel pri ateistoj dum la dianoj perdas la tempon de centoj da jaroj? Se ni havas la bonon kiel celon, devus esti tute egale por ni, ĉu la homoj kredas aŭ ne. Eĉ mi diras, ke estas preferinde, se ili kredas. Ĉar ja la bonulo preferas suferi ol suferetigi; li neniam pensos ribeli, mortigi tiujn, kiuj trouzas lian bonecon (se vi bonvolas opinii, ke mortigi povas esti necesago, sed neniam bona ago). Sed se oni opinias, ke oni ne devas perdi tempon k energion, mi tuj ribelas kontraŭ la religioj, kiuj a) perdigas tempon al la masonistoj por konstrui domojn al Dio, kiu ĉiam preferas la vastan ĉielon; b) postulas de siaj adeptoj longajn k oftajn preĝojn, k de siaj pastr(in)oj nur preĝojn, nenian laboron (tempo perdita, ĉar vi certe ankaŭ pensas, ke oni povas kredi Dion ne legante la iujn sanktajn librojn). Se iu pruvus iam, ke la deveno de l’ homo rezultis sen helpo de Dio, mi ne imagas, ke vi pensas, ke la pruvonto ja estos dikredanto? Kiu kredas, tiu ne povas dubi; kiu ne dubas, tiu ne serĉas. Ĉu vi opinias, ke, se la unuaj ateistoj ne estus propagandintaj, iom post iom, kun prudento aŭ sen timo siajn ideojn, estus hodiaŭ permesate serĉi la veron? La akvero k la sablero sin demandas reciproke: «Kion fari, ĉar ni estas tiel malgrandaj?»; tamen unu faras la marojn, la alia la dezertojn.

La homo agas kun tiu diferenco, ke li ĉiam pensas tro ofte pri la agoj de l’ aliaj (mi kiel vi): Kion faras ĉi tiu? Kial tiel longe paroli? Eble dum la 50 jaroj, dum kiu li paroladis, la oratoro ne sukcesis aligi al sia ideo 10 dikredantojn. Eble restos de lia propagando preskaŭ nenio, escepte unu libro aŭ unu frazo, eble eĉ nur unu vorto. Sed tiu vorto en estonto estos la eklumo por aliu, kiu, per nova pruvo, aldonos ankaŭ ŝtonon al la konstruo, k tiel plue, ĝis homa genio atingos la finon, t. e. la veron por la gloro de Dio? — aŭ de l’ homo? Ĉio ĉi tie iras malrapide, malgraŭ nia volo, eĉ nia kolero, — tiel ke de la kaŭzo ĝis la efiko pasas tiom da tempo, ke ni, ne povante vidi alion ol la evoluon, nin demandas, kial k por kio [?] tio utilas?

9316.

— página 7 —

SENNACIULO 501

Sennaciismo — Internaciismo

Estas por mi ne kompreneble, kial K-do Lanti ĉiam denove insistas diferencigi la ideon pri internaciismo k sennaciismo! Dum pli ol jardeko mi povis sekvi la rezonadon de K-do Lanti pri tiu temo, sed fakte ne estas rimarkebla por ĉiu marksiste pensanta laboristo diferenco inter la sennaciismo — pridiskutata en SAT- k la internaciismo, kiel ĝin komprenas ĉiu revolucia laboristo.

Se ni revoluciuloj kontraŭstarigas naciismon k internaciismon, ni faras tion por akcenti la solidarecon de la laboristaro en diversaj landoj inter si en ĉiu rilato, spite ĉiuj kulturaj k lingvaj diferencoj, kiuj ekzistas inter la popoloj. Kontraŭe la naciismo celas ĝuste utiligi tiujn lingvajn k kulturajn diferencojn inter la diversaj popoloj, por kurĉasi unu popolon kontraŭ la alia. Multaj teoriistoj de la marksismo esprimis la opinion, ke la lingvaj diferencoj iel malaperos en la plua evoluo de l’ homaro. Estas indiferente, kiel ili imagis tiun evoluon, kelkaj pensis pri evoluo de unu homa lingvo per la pli intima kunvivado de la popoloj en estontaj epokoj, aliaj eĉ pensis pri artefaritaj lingvoj (kiel esperanto aŭ simila). Ĉu estas forigebla k foriginda la kulturoj de la diversaj popoloj laŭ marksista vidpunkto, estas flanka afero ne diskutebla en mallonga artikoleto, almenaŭ estu asertata, ke solvi tiun problemon povos egale la Internaciismo kiel la Sennaciismo.

Nenie mi povis konstati el la rezonado de K-do Lanti, ke ekzistas diferenco inter lia «Sennaciismo» k la marksista «Internaciismo».

Oni povus konsenti kun la insista akcento de nia esperantista «Sennaciismo», se oni ne komprenus sub la vorto ion specialan, iun novan mondsavan «ismon», kontraŭan al la marksista internaciismo, sed nur se «Sennaciismo» estas batalilo en la manoj de internaciistoj. Ĉiu rezonado de K-do Lanti pri la Sennaciismo estas miaopinie ĉevaleto de K-do Lanti, kiun li prefere rajdas.

La ĝusto de la supredirito montriĝas per la kultura evoluo en Sovetio! Aŭ ĉu K-do Lanti opinias, ke estus eble en Sovetio forigi per dekretoj la naciajn lingvojn k kulturojn k same per dekretoj enkonduki la internacian lingvon (esperanto)? 348.

Se post «deko da jaroj» mi ne sukcesis komprenigi al nia K-do la diferencon ekzistantan inter la du terminoj sennaciismo k internaciismo, estus sendube vana peno daŭrigi la klarigadon. K-do M. Krjukov¹, malnova bolŝeviko, k s-o Uels (Wells)², fama aŭtoro, ankaŭ klarigis la diferencon en «S-ulo» k ŝajne ne havis pli da sukceso ol mi. Kion fari? Simple lasi K-don 348 kredi, ke ja la sennaciismo estas por mi nur «ĉevaleto», kiun manie mi emas rajdi. Li do indulgu al mi tiun manion. Sed li plie estu honesta k ne kredigu al iu ajn, ke mi parolis pri «mondsava nova ismo». Mi neniam apartigis la sennaciismon de la proleta klasbatala movado; sed prave aŭ malprave mi opinias, ke la ignoro al esperanto fare de Marks, Lenin k. a. eminentaj gvidantoj de l’ laboristaro malebligis, ke ili prikonsideru la mondunuiĝon de l’ proletaro je sennaciisma vidpunkto. Kaj mi ja vere opinias, ke per ŝtata dekreto oni povus enkonduki esperanton. E. L.

¹ Vd. n-ojn 272—279. ² Vd. n-on 290.

Liberiga batalo en Hindio

Sennaciulo nomiĝas nia organo, — sennaciecaj ni volas esti. Ĉu ne estas nia sankta tasko pritrakti ĉi tiun gravegan okazintaĵon en la turmentata, kontraŭ kruela ekspluato batalanta hinda popolo? Certe niaj K-doj transkanalaj estas diversopiniaj, timante perdi laboron, se la hindoj sukcesus rompi la katenojn de l’ subpremantoj. Ili devas esti konvinkitaj, ke per tio milionoj da proletoj estos liberigataj el la jugo de tiranoj. Ni, germanaj laboristoj, kiuj nun estas preskaŭ mortpremataj sub la ŝarĝo de la Jangplano (Young), deklaras nian solidaron kun la hindoj en ilia liberigbatalo. Estas dezirinde, ke la hindaj laborgefratoj batalakiru almenaŭ tiom da libero, ke ili eliru la plej grandan mizeron k ne eraru, tiel ke ili interŝanĝos la anglojn . . . . . . . . . . . . . . katenojn kun nacifaŝistaj.

Diskuto en «S-ulo» pri tiu k similaj temoj, kiuj devus interesi la SAT-anaron, estas dezirata de

10 889, 15 018, 16 263, Leipzig.

MI VOLAS SCII…

Respondoj

Al K-do 14 839 en n-o 300-a: Dum ĵus okazinta en Moskvo 16-a Tutsovetia Kongreso de Kompartio oni raportis, ke je 1. 5. 30 la partio havis 1 260 874 membrojn k 711 609 kandidatojn, sekve sume 1 972 483 anojn. Depost la 15-a kongreso (en daŭro de unu jaro) la nombro da anoj pligrandiĝis je 42,1%. Delegitoj al la 16-a partikongreso estis 2159, el ili 66,5% da laboristoj k 7,6% da virinoj. Laŭ klerig-stato finstudis en supera lernejo 160 pers., en mezlernejo 301; 76 ne sukcesis finstudi en superlernejo, aliaj finlernis nur en unuagrada lernejo. 5466.

*

En la n-o 303-a K-do 11 989 sin rekte turnas al mi kun demando, kiu postulus sufiĉe longan respondon por esti dece pritraktata. Neeble en tiu rubriko. Mi nur tute malkaŝe diros, ke ne plaĉas al mi la bildo, pri kiu demandas nia K-do. Se mi ne scius, ke Grosz estas mondfama artisto, mi emus pensi, ke tiu lia desegno, reprodukita en la 300-a n-o de «S-ulo», estas tasko de mallerta, petolema lernanto . . .

Jen respondo de filistro, diros kredeble SAT-anoj-artistoj. Povas esti, sed almenaŭ ĝi estas sincera. Kaj mi forte opinias, ke nemalmultaj «admiras» tiajn bildojn nur pro dandismo — ĉar estas modo, tial ke ili ne kuraĝas konfesi sian nekomprenon.

Rilate al sufiĉe multaj bildoj aperintaj en «Monde», mi deklaras, ke ties aŭtoroj celas ĉu nin mistifiki aŭ sin mistifikas mem, se ili estas sinceraj.

Tio memorigas min, ke antaŭ eble 20 jaroj mi ĉeestis paroladon kun projekciataj bildoj pri la kubisma arto. Ĉe la prezento de la unua bildo la helpanto metis — laŭ la diro de la artisto, kiu riproĉis pro tio — la plakon kun la malsupro supren. Fakte mi komprenis nenion; sed kiam la parolanto metis la plakon en la korektan — laŭ li — pozicion, mi malgraŭ la elokventaj klarigoj de la artisto same ne sukcesis kompreni la signifon de la fantaziaj linioj. De tiam mi rezignis resti inter la vicoj de filistroj, kiuj ne komprenas kubismon . . .

Sed necesas ne forgesi, ke la arto estas pure individua, subjektiva afero. Ĝi esprimas sentojn, ideojn, kiuj estas personaj, apartaj al iu individuo. Povas ja okazi, ke ankaŭ aliaj individuoj pli malpli malprecize povas same senti k pensi, kiel la aŭtoro. Sed tio ne estas nepre necesa k ne ĉiam okazas.

La scienco male estas nepre objektiva. Kio estas vera por iu sciencisto, tio estas same vera por ĉiuj sciencistoj. La racio kreis la sciencon; la sento naskis la arton. Oni povas paroli pri nacia, eĉ loka arto; la scienco estas universala. 2 + 2 = 4 same en Parizo kiel en Tokio. Sed la Tokiaj k Parizaj artistoj ne sentas same. Nur la scienco, la racio povas krei unuecon en la mondo. Sed estas ne malbone, ke artistoj fantazias, se oni scias, ke temas ja pri fantaziaĵoj, pri kiuj ne multe valoras disputi. E. L.

[REKLAMO p.7] Ĵus aperis! JACK LONDON — LA FERA KALKANUMO — Tradukita el la angla de G. Saville. 368 paĝoj. Formato 12×18 cm. Prezo 2,60 mk. g., (bindita 3,50 mk. g.) Mendu tuj ĉe Administracio de SAT, Colmstrasse 1, Leipzig O 27, aŭ Sidejo de SAT, 23, rue Boyer, Paris XX.

[BILDO p.7 | 61,93,66,98] Nigra kvinpinta stelo ĉe la maldekstra flanko de la reklamo.

— página 8 —

502 SENNACIULO

[BILDO p.8 | 12,7,92,18] Kapbildo: ĉe ambaŭ flankoj stiligita junulo kun flirtanta flago kaj kvinpinta stelo kun «SAT»; inter ili la titolo; malsupre dekstre subskribo «SAMBS».

JUNULARA-PAĜO

SUB LA KONTROLO DE LA JUNULARA SEKCIO DE S.A.T.

Redakcia adreso: A. SCHWARZ, Lerchenstrasse 14, Neckarsulm (Germ.)

Migra tago de l’socialista junularo

Flanke de la politikaj k klerigaj laboroj la migrado apartenas al la vivkoncepto de l’ soc. junularo. Preskaŭ en ĉiu monata programo de la unuopaj lokaj grupoj almenaŭ du dimanĉoj estas rezervataj por tuttagaj migradoj. Kial ni migras? Unue tiu ĉi sporto estas tre saniga por korpo k nervoj, ĉar ni la tutan tagon moviĝas en libera, pura aero. La suno brunigas niajn membrojn dum vigla ludo sur verda herbejo k la akvo de l’ rivero freŝigas niajn korpojn, estantaj dum ses labortagoj en fabrikoj, vendejoj k skribejoj. Due la migrado estas tre kleriga, ĉar ni ĉiam povas direkti niajn paŝojn alien. Ni konatiĝas kun moroj k kutimoj de aliaj geurbanoj, ni observas la vilaĝanojn dum ilia laboro sur kampoj, ni vidas aliajn konstru-manierojn k el tio povas konkludi je la historia evoluo de regionoj. Ni ekscias pri vivo de l’ laboristaro en fremdaj distriktoj, ni rigardas vidindajn fabrikojn, muzeojn ktp. Resume mi povas diri, ke ĉiam, kien ajn ni venas, atendas nin novaĵoj, interesaĵoj k sciindaĵoj. Trie nia sporto estas tre malmultekosta, k tio estas la ĉefaĵo, ĉar nia junularo ankoraŭ ne laborakiras multe da mono. La plejmulto el ili estas ankoraŭ metilernantoj k ili en Germanio ne ricevas multe da mono. Plie la migrado havas ankaŭ aliajn avantaĝojn: ĝi fortigas la komunsenton inter la partoprenantoj k ni lernas ŝati k estimi la karakterojn k vivkonceptojn de niaj kunuloj. Ĝi ankaŭ estas tre bona helpilo por memstare fari niajn membrojn en diversaj situacioj; do ĝi estas tre notinda eduka faktoro. En sekvantaj linioj mi volas priskribi, kio okazas dum unu el niaj multaj, belaj migraj tagoj.

Veraj naturamikoj k migremuloj, ni preparas nin formarŝi jam frumatene, por ke ni povu observi la belan leviĝon de la suno. Kantante k babilante ni marŝas en la junan tagon. La aero estas tiel bonfreŝa, ke ni enspiras ĝin per avidaj spiroj. La arbarbirdoj komencas kanti k la suno leviĝas ĉiam pli alten, varmigante per siaj radioj la fruktojn portantan teron. Tra vilaĝoj ni iras, sed ĉio estas ankoraŭ tre trankvila. La homoj ankoraŭ dormas. Nur la kokviroj staras sur la sterkamasoj k vokas per laŭta voĉo, ke hodiaŭ fariĝos bela tago. Tiel ni post kelkhora marŝado atingas nian lokon, kie ni volas restadi dum la cetera tempo. Ĝi troviĝas apud trankvile fluanta rivereto. La dorsosakoj estas demetataj de sur la ŝultroj, la vestaĵoj same, k nur vestite per mallongaj maldikaj sportpantalonetoj, la junularo nun gimnastikas, pilkludas, naĝas aŭ saltas. Ĝoja vivo estas tia k bele aspektas, kiam oni vidas la brunigitajn moviĝemajn homojn, kiuj en juneca forto refreŝiĝas. Ĉu tio ne estas pli bela, pli saniga, pli kultura, ol se nia junularo vizitus teatraĉojn aŭ trinkus alkoholhavajn trinkaĵojn? Mi respondas jese k kun mi same ankoraŭ multaj miloj da junaj, konsciaj homoj. (Finota)

Fr. Riedel (14 981), Gießen.

Regna junulartago de germania kom. junularo

Malgraŭ la mizera situacio de laborista gejunularo veturis 30 mil junlaboristoj al la junularkunvenego Leipzig-on. El la ŝtonkarbregiono Valdenburg partoprenis 40 K-doj en du aŭtomobiloj ornamitaj per afiŝegoj. Survoje ilin vane traesploris Dresdena policist-roto. Spite malpermes-postuloj de l’ burĝaro okazis sabate la malferm-aranĝoj per paroladoj, ŝalm- k fanfar-orkestroj. Sekvantan tagon diversloke koncertis la junularo k posttagmeze okazis manifestacia kunveno sur Placo de Aŭgusto, kiu tutspace estis plenigita de manifestaciantoj . . . Je tri fostoj aperis ruĝaj flagoj, kiujn policistoj minacantaj per revolveroj provis malhisi. Estis vane. Alveturinta polic-aŭtomobilo provis transveturi la homplenan placon. Kapitano postulis cedon je minaco pafigi. Unu, du, tri . . . ekkrako, k jen terenfalis K-do mortigita, aliaj vunditaj. Tiu ekpafo estis la signalo je atako, en kiu la kapitano k policisto eligis lastan spiron. Manifestaciante forlasis la junkomunistoj la placon, multe salutataj de laboristoj.

Vespere je la 21-a horo veturegis kelkcentoj da policistoj armitaj per karabenoj k surfiksita bajoneto aŭtomobile tra la stratoj kriante: «For de la stratoj aŭ ni pafos». Lunde la policistaro arestis multajn junkomunistojn; en la policejo oni batis kelkajn el ili, ĝis sango fluis. Eksterordinara malpermeso de manifestacioj estis proklamita. Al eksterurbaj K-doj la restado en Leipzig estis malpermesata. Dum hejmveturo rotoj da policistoj ree esploris nin k ĉiujn niajn aĵojn, ĉapojn, ŝuojn, ŝtrumpojn, la botelojn pro venena acido; ili forprenis fotoaparatojn k arestis kvar junulojn, ĉar ili havis ĉe si mezgrandajn pantranĉilojn. En ĉiuj urboj de ni traveturitaj nin atendis policistoj.

Registaro teroras, policistaro provokas, burĝa gazetaro deziras milittribunalan kondamnon al junlaborista organizo, kiu malgraŭ ĉi ĉio senhalte kreskas.

10 596, Nieder-Salzbrunn.

Junularo k Industrio

La temo de l’ socialist-junulara konferenco okazinta en Middleton Hall, Carlisle-Cumberland (24. 4. 1930).

Ĉeestis granda nombro da delegitoj, kiuj reprezentis multajn organizojn, ekz. la socialistan gildon de junularo, la laboristan junularan ligon, la socialistan partion, la lokajn laboristajn kvartal-organizojn, la teks-sindikaton k aliajn sindikatojn, la Annan (Sud-Skotlandajn) soc. lab. organizojn, krom la SAT-Junulara Sekcio, ktp. K-do Mure (Murray) prezidis k priparolis la celon de l’ konferenco: atentigi la laborist-junularon pri ĝiaj teruraj vivkondiĉoj.

K-do Ridle (Ridley) proponis rezolucion, ke la konferenco subtenu la «Gildan Industrian Ĉarton» (britan socialist-junularan politikon por industri-aferoj) kiel solan liberigilon por la brita laboranta junularo. K-do Nikson (tutlanda soc.-junulara sekretario) klarigis, kiel la sindikatoj, la lab. partioj k socialistaj partioj neniam atentis la junularon, k kiel la junularo estis subpremata de l’ kapitalismo k burĝaro. Tial la sola socialista junulara organizo devis starigi «Ĉarton» por la junularo mem. Li ankaŭ atakis la burĝajn junularorganizojn, ekz. la skoltojn (Boy Scouts), la religiajn asociojn k burĝpolitikajn organizojn. K-do Nikson diris: nur la socialisma k laborista sociordo liberigos entute la junularon, sed nuntempe jam ni postulas a) minimuman vivsalajron por ĉiuj junaj laboristoj, b) maksimuman 6-horan labortagon por ĉiuj junlaboristoj sub 21 jaroj, c) forigon de ĉia laŭpeca laboro, noktlaboro k kromlaboro, d) plensalajron dum malsano, e) plensalajron por ĉiuj festotagoj, krome dusemajnan libertempon jare, f) forigon de la kontrakt-laborsistemo por la junularo, k starigon de sindikat-regado por la eniĝo de l’ junularo en la industrio.

— página 9 —

SENNACIULO — 503

TRA ESPERANTIO

Alvoko al ĉiuj kastillingvaj Gek-doj el Eŭropo k Ameriko

En Hispanio alvenis la momento por ekagi laŭ niaj komunaj klasaj celoj. Nia nuna taktiko estas penetri en ĉiujn lab. organizojn k intense instrui esp-on, redakti artikolojn, fari tradukojn el esp. gazetoj, instigi k fondi grupojn aŭ ĉelojn esp-istajn ĉe sindikatoj k lab. partioj, krei murgazetojn (en Barcelono ekzistas tiaj en kelkaj lokoj depost 4 monatoj). SAT-anoj k simpatiantoj agu kune k elpensu porjaran agadplanon plenumendan. Nia situacio pensigas jam al kreo de Lab. Esp. Asocio (LEA) por pli racie servi niajn klasajn bezonojn.

Post kelkaj kunsidoj la Barcelonaj SAT-anoj, akorde kun tiuj de Sabadell, Tarrasa k Rubi decidis reredakti, revizii la en 1924/25 tradukitan lernolibron «Cours Rationnel et Complet», kiun ni intencas eldoni kun propagando pri kreota LEA k SAT. Tiu lernolibro estu la bazo por nia propagando. Ankaŭ ni planas eldonon de Plena Vortaro Esp.-Kastila k Kastilo-Esp-a, tial ke la nuna de Inglada Ors elĉerpiĝis k ne reeldoniĝos. Ĝi cetere neniel estis kontentiga; la novan ni provos laŭeble akordigi kun la «Plena Vortaro de SAT». — La monafero estas la plej serioza baro, sed ni nepre devas solvi ĝin. Ni intencas aranĝi kelkajn teatroprezentojn, ne propagandcelajn, sed monakirajn, sub gvido de nia talenta K-do F. Vila (15 461). Estus kuraĝige, se ĉiuj, kiuj aprobas la projekton, donacus k pruntus monon tiucele. La sumoj estu sendataj ĝiropoŝtĉeke al «Banco Nueva Hispania» (je konto de Petro Casanovas), Via Masagué 42 en Sabadell. Ĉiun korespondaĵon adresu al K-do P. C. Ballaruch, str. Turull 67 en Sabadell.

Konstatinte, ke en aliaj hispaniaj urboj sentiĝas sama bezono k ke nia laboro postulas grandajn energielspezojn, ni cedas la zorgon pri fondo de LEA al la Madrida Lab. Esp. Grupo, kiu speciale ŝajnas interesiĝi pri organizado de ĉiuj hispaniaj lab. esp-istoj. Ni nur faru averton: La Federacio estu klascela, sed ne unutendenca. La Federacio eldonu bulteneton aŭ uzu iun periodaĵon por niaj interrilatoj k kuraĝigo.

Antaŭen por la laborista supereco! Restu malantaŭe burĝspirituloj!

(La dokumento estas subskribita de 50 Gek-doj el Barcelona, Sabadell, Rubi k Tarrasa.)

Barcelono, 14. VI. 30.

LASTHORE

  1. aŭgusto, vespere. La X-an Kongreson aliĝis 543 K-doj el 25 landoj (inter ili el Anglio 142, el Germanio 117). Fakte partoprenas la Kongreson 340 K-doj el 16 landoj. La 3-an de aŭg. okazis impona manifestacio tra la stratoj de Londono kun publika kunvenego liberaera en Hajd-parko (Hyde Park). Vespere sub la aŭspicioj de B. L. E. A. okazis salutparoloj de organizoj esp. laboristaj k neesp-istaj k prezento de teatraĵo en esp-o «La Batalo daŭras».

Hodiaŭ estis elektata la prezidantaro (K-doj Boubou, Francio; Azorin, Hispanio; Sulski, Britio; Krejt, Nederlando; Jamamoto, Japanio; Hujuke, Ĉinio; Rosetti, Britio) k 9-membra Komisiono por studo de la proponoj faritaj al la Kongreso. Sekvis la legado de l’ Raportaro de la Plenum-Komitato k, post diskuto pli longa, ankaŭ de la en «S-ulo» ne antaŭe resume presitaj raportoj de K-doj Bässler, Nekrasov k Vildebrand, ricevitaj ĉe la Kongreso nur lastminute. La 2-a kunsido finiĝis per la paroloj de l’ unua diskutanto pri la Raportaro, K-do Lora (Revo), kiu bedaŭris la atakojn direktatajn kontraŭ la estraro de SAT k insistas pri la eblo de kunlaborado inter diverstendencaj K-doj en nia kultura organizo.

Li plue konsilis kontraŭstaradi la elmigrosistemon por la junularo, per kiu ĉi tiu estas tromp-ekspluatata. Li finis per alvoko al la junularo batali kontraŭ la kapitalismon.

Kelkaj K-doj priparolis la terurajn kondiĉojn de l’ junularo, precipe de l’ juna laboristino. Mi ankaŭ parolis, klarigante la SAT-vidpunkton pri internaciaj, eĉ sennaciecaj trustoj ekspluatantaj la lab. junularon tutmondan, k pri la malesto de unuigita lab. junularo sennacieca por kontraŭbatali la sennaciecan kapitalismon. Mi havis grandan aplaŭdon. K-do Nikson, kiu respondis, tutplene subtenis mian SAT-anan vidpunkton, esperante, ke la lokaj lab.-junularaj organizoj daŭrigos la kontraŭkapitalisman batalon. Voĉdona rezulto estis unuanima subteno al la «Ĉarto». — Tiel finiĝis la unua junular-konferenco laborista en Cumberland-graflando — k SAT estis reprezentita: oni aŭdis la SAT-vidpunkton. W. Latimer (10 637), Carlisle.

SOCIALISTA ESPERANTO – ASOCIO

Ne volante enmiksiĝi en la disputoj, kiuj disigas la por-esperantan lab. movadon en Germanio, ni publikigas senŝanĝe k senkomente la ĉi suban informon.

La nunjara Asocia Tago de la Laborista Esperanto-Asocio germanlingva per kelkaj siaj decidoj malebligas al socialdemokratoj la restadon en LEA. Estas la malakcepto de ŝanĝo de § 6 de la statuto. Ĝi malebligas la revenon al LEA de K-doj en kelkaj urboj, kie komuna laboro de komunistoj k socialdemokratoj ne plu estas ebla. Kaj ĝi malebligas la restadon en LEA de K-doj, kiuj pro interngrupaj disputoj malŝatas komunan laboron kun komunistoj.

Krom tio — eĉ plej grave, la Asocia Tago de LEA decidis aliĝon al organizo komunista: la Intereskomuno por Laborista Kulturo (germane: IFA). Laŭ la decido de la plej alta germania estraro por laborista sporto (Centra Komisiono) la aparteneco al «IFA» signifas, ke la koncerna organizo estas eksigata ĉie el la lokaj karteloj. Per la aliĝo al «IFA» LEA sin izolas de la tuta socialdemokrata laboristaro, sin apogas al la komunistaj organizoj. Tian staton nepre devis forigi la socialdemokrataj esperantistoj.

Estas rimarkinde, ke en Essen (8-a Asoci-Tago de LEA) K-do Deubler, München, deklaris, ke klare montriĝis la komunistiĝo de LEA, ke tial li ne povos denove akcepti la oficon de redaktoro, pro sama kaŭzo K-do Birke rezignis la oficon de administranto: Nun tiuj postenoj de redaktoro k administranto estas okupataj de komunistoj.

En Berlin jam depost unu jaro (same en Stettin) ekzistis socialista grupo. Ĝi invitis al konferenco en Berlin, kiu okazis je pentekosto. 14 grupoj estis sendintaj delegitojn. Konataj K-doj en la esp. movado laborista en Germanio ĉeestis: Kaiser, Altenburg; Köckeritz, Dresden; Puff, Frankfurt, Sproeck, Berlin. Ili raportis pri la malpacoj malebligantaj la komunan laboron de komunistoj k socialdemokratoj. Kaj kontraŭ nur unu voĉo estis decidata la fondo de Socialista Esperanto-Asocio, kies prezidanto fariĝis K-do Puff, Frankfurt, redaktoro por la «Sciigilo» (posta asocia gazeto) K-do Sproeck, Berlin.

Tuj aliĝis kelkaj grupoj, hodiaŭ la nova asocio jam nombras pli ol 20 grupojn, konstante ankoraŭ venas aliĝoj, ĉar post la konferenco k post la fondo de SEA kompreneble ĉie la socialistaj K-doj en siaj grupoj

— página 10 —

504 — SENNACIULO

traktas la aferojn k faras siajn decidojn.

SEA portas en si grandan faktoron de vivopovo: ĝi povas apogi sian laboron sur la plej grandan laboristan partion: Socialdemokrata Partio. Kaj verdire la disiĝo de la laborista esperanta movado alportos fortigon de la movado, ĉar la unuopaj asocioj povas labori pli forte k pli sukcese en siaj propraj rondoj. Adolf Sproeck, Berlin.

PROTESTAJN SKRIBOJN

rilate al montranssendo por SAT el Sovetio ni ricevis ankoraŭ de multaj SAT-anoj. Publikigon ilian ni devas rezigni pro abundo de l’ materialo k manko de loko en la gazeto.

Por k pri la «Dua Traktoro»

Post diskuto SAT- k LEA-anoj en Merkstein (Germ.) akceptis helpi la sovetianojn per monkolekto por «dua traktoro» k akcepto de la 8 proponoj de Gek-doj Batta krom la 1-a k transsendo de l’ kolektota mono al la Administrejo de SAT en Leipzig. Ili alvokas la tutmondan esp. minlaboristaron por kolekti k fortigi Esperantion. 13 398, 13 397.

Sukcesoj de esperanto en Japanio

La societo «Kiboŝa», kultura societo kun 1 miliono da membroj en k ekster Japanio, gvidata de Seikoo Gotoo (kiu nunjare vizitos Eŭropon utiligante esp-on), akceptis eldoni la ĝisnunan gazeton «Esperanto en Nipponlando» sub nova titolo «Esperanto, Kiboŝa». Jam aperis ĝis nun kvar n-oj (marto-junio) tre regule, tre belaspekte, en normformato A 5 (laŭ artikolo pri normformatoj en SAT-Jarlibro 1929/30, pĝ. 54/55. Rimarko pri ĉi tiu artikolo troviĝis dufoje sur la unua paĝo de l’ nova gazeto.). La eldonkvanto estas 12 000 ekzempleroj, stato de abonantoj: 4697. La eldonantoj esperas akiri 30 mil abonantojn ĝis fino de tiu ĉi jaro. La gazeto estas redaktata parte japane, parte esperante. Salutu ni tiun novan progreson de esp-o ekster Eŭropo k esperu ni, ke la tre optimismaj japanaj pioniroj pravu en siaj perspektivoj, por la bono de l’ antaŭeniro de nia movado en tutmonda skalo!

PRI HELPO AL VOJAĜANTAJ SAT-ANOJ

Mi atente legis la artikolon de K-do Ruĝa Vagulo en n-o 298, sed mi tute ne povas kompreni lian vidpunkton. Li diras, ke post trimonata vagado li kune kun sia K-dino alvenis en grandurbon de Sudfrancio k ke tie li ne povis trovi aliajn K-dojn. Iuj transloĝiĝis, aliuj ne estis hejme. Kion do li atendis? Ĉu li, post trimonata vagado, nur hazarde trovis sin en tiu urbo? Kompreneble ne. Li certe antaŭe sciis bone pri sia ebla alveno tien. Kial do li ne antaŭsciigis la tiean peranton aŭ sekretarion pri sia intencota vizito? Do eble iu K-do renkontus ilin ĉe la stacio k alkondukus al grupejo, k kredeble tie ili povus trovi kontentigon rilate loĝejon ktp. Mi tute ne kredas, ke li, post tiom longa vojaĝado, ne havis tempon por fari tion. Alvenante je malfrua horo, sen ia ajn atentigo, ĉu li estas tiel naiva kredi, ke li tuj trovos kontentigon rilate al manĝado k loĝado ĉe iu simpla laborista familio? Li ne serĉas laboron k ankaŭ ne estas forkuranto de blanka teroro (tiuokaze li sendube rajtas postuli helpon), li nur vagadas dum tri monatoj.

Post la kunveno, responde al la K-do, kiu akompanis ilin, li diris, ke li ne povos pagi por ĉambro la sumon proponitan k se pli malkara ne estas trovebla, ili devos resti en la parkego. Do, la germana ne-SAT-ana laboristo helpis ilin, k ili dormis triope en lito. Bona germana ne-SAT-ana K-do. Sed se iu vagadas tra Eŭropo dum tri monatoj, ĉu li ne devas provizi sin per sufiĉe da mono por tia neatendita okazo, kian li priskribis? Se li ne havas sufiĉe da disponebla mono, li devas resti hejme.

Li konkludas: «Jen tipa ekzemplo pri homaranismo . . .» ktp. Sendube nia K-do ne komprenas pri la vera devo de SAT-anoj rilate tiajn aferojn. Se iu vagas por trovi laboron, aŭ forkuras for de la venĝo de siaj klasmalamikoj, aŭ se estas alia grava motivo, ni ĉiuj devas fari niajn plejeblon. Sed ne estas celite, ke ni devas helpi tiujn, kiuj vagadas kelkajn semajnojn de loko al loko. Kompreneble ni provu fari, kiom ni povas, por vagantaj K-doj, tre certe, — sed ankaŭ ili devas fari la neceson siaflanke k sciigi la K-dojn sufiĉe frue antaŭe pri intencota vizito. 3122, Liverpool.

Ne donacu la jarlibron al ĉiu aĉulo!

En aprilo preskaŭ ĉiuj Kievaj SAT-anoj ricevis per poŝto idan propagandan foliaĉon. Ni ĉiuj tre miris, kiel la idistoj konas adresojn de SAT-anoj. Post informiĝo montriĝis, ke unu el tiu malofta speco, idisto Aronov (lian nomon mi tute ne opinias koniginda, sed citas ĝin por averti eksterlandajn K-dojn, ĉar eble korespondante li ŝajnigis sin esti esp-isto), posedas nian jarlibron, ricevitan de li per iu eksterlanda K-do. Tiu fakto ankoraŭfoje montras, ke niaj K-doj tro facilanime rigardas nian gravan praktikan ilon, lasante ĝin trafi en la manojn de niaj malamikoj. Estu pli singardaj! Fedotov (728).

[REKLAMO p.10] Neniu esperantisto plu rajtas fuŝe uzi la lingvon, de kiam aperis la PLENA VORTARO DE ESPERANTO. Volumego de 536 pĝ. en formato 14×20 cm. Prezo: bindita ekzemplero 10 mk. g., broŝurita „ 9 „ . Nur por aktivaj membroj (t. e. membro-abonantoj) de SAT validas rabato de 20 % je tiu ĉi verko. Mendu ĉe Adm. de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27 aŭ Direkcio de SAT, 23, rue Boyer, Paris XX.

TRA LA MOVADO

KRONIKO

POLIO. Bedzin. Lokaj SAT-anoj partoprenis la kolekton de mono por Esp. Traktoro. Ili kolektis 35 zlotojn. Okaze de la morto de malnova esp-isto J. Sercarz la grupo konigis al la loĝantaro la sciigon pri la morto per grandformata esp-lingva afiŝo. La loka Societo (en kiu partoprenas la SAT-anoj) ricevis subvencion de 300 zl. de la urbestraro. (14 220). — RUMANIO. Arad. Persekutite en la lab. hejmo k senhejmigite ni devis aranĝi niajn kunvenojn sub libera ĉielo. Ni renkontiĝas tiel ĉiu-dimanĉe (ĉirkaŭ 20 K-doj). Je 25. majo okazis elektoj de SAT-peranto (13 828), viceperanto (15 080), junulperanto (16 797), kiuj zorgas ankaŭ pri la grupaj aferoj k alvokas ĉiujn en Rumanio estantajn lab. esp-istojn anonci siajn adresojn al: A. Karpati, B. R. Maria 9. Arad. — SOVETIO. Novo-Ukrainka. En nia regiono la movado estas sufiĉe juna. Depost okt. 1928 propagando estis farata. Mi organizis kurson, verkis prop. artik. por la loka gazetaro. Rezulte ni havis 12 vilaĝanojn-esp-istojn ĉi tie, k 5 aliajn en div. lokoj de l’ regiono. En Furmanivka funkcias lerneja rondeto, kiu korespondas kun eksterlando. La jurnaloj menciis pri la 10-a Kongreso. (10 450.)

Aptn Sinkler (Upton Sinclair) pri esperanto

La fama verkisto Sinkler turnis sin lastdate en tre afabla letero al la gvidanto de l’ Eldona Kooperativo de SAT, kun peto pri informoj rilate al en esp-o aperigitaj verkoj liaj. Fakte jam delonge K-do Fröding (Rockford) estas rajtigita traduki la verkojn de Sinkler k komencis tiun laboron. Bedaŭrinde ja pro la financa situacio de l’ Asocio ni povis respondi nur negative rilate al la demando de l’ aŭtoro. Ĉiuokaze estas ĝojige noti la intereson de tiu fama verkisto pri esperanto k pri nia laboro.

Ĉe la bontemplanoj

La bontemplana (internacia) movado havis ĝis nun kiel oficialan lingvon la anglan. Dank’ al la iniciativo de svedaj bontemplanoj nun en Stokholm estas aranĝata esp. kurso por bontemplanoj el ĉiuj landoj. Gvidas tiun kurson s-o Seppik laŭ Ĉe-

— página 11 —

SENNACIULO — 505

metodo ĉe ĉiutaga 4-hora lernado dum 10 tagoj. N. R. 15 428.

Socialisma konkurado

Responde al alvoko de K-do Bässler (n-o 276) ni, Arad-anoj, akceptis partopreni la konkuradon. Plenumoj de trimonata laboro: 3 kursoj komencitaj, la unua finiĝis kun 4 lernantoj, la du aliajn partoprenas 17 pers. Estas 10 SAT-anoj, 3 «S-ulo»-abonantoj, 1 abon. al «Senn. P. R.» Resume pliiĝo: 5 novaj SAT-anoj. La laboron faris sole la subskribintoj. 13 828, 15 080.

ĈE LA NEŬTRALULOJ

La libro de l’ radio-inĝeniero E. Ajsberg: «Babiladoj pri radio», kiu estas originala teknika verko esp-a, estas tradukita k eldonita en dek lingvoj. La franca eldono speciale bele ilustrita per humoraj desegnoj aperis jam en 2 eldonoj; preskaŭ 20 mil ekzempleroj disvendiĝis. Ĉeĥa traduko eldoniĝis 3-foje. Rimarkinde estas, ke la esp. originalo ĝis nun ekzistas nur kiel manuskripto.

*

La fama Elektro-Teknika Instituto ĉe la Universitato en Grenoble (Francio) konsentis reklami per esp-o k eldonis jam ilustritan prospekton en esp-o.

*

La dana ministerio por eksterlandaj aferoj propra-iniciative turnis sin al la Kopenhagaj esp-istoj por ke ili helpu ĉe eldono de granda filmo por turisma k komerca propagandceloj. La tekstoj estas esp-igitaj k baldaŭ oni elsendos la filmon eksterlanden. Tio signifas la unuan oficialan rekonon de esp-o en Danio.

*

Neesp-istaj instruistaj organizoj aranĝis en Oslo (Norvegio) Ĉe-kurson de 23. junio ĝis 5. julio, gviditan de Ĉe mem. La instruistligaj estraroj disponigis la necesajn sumojn por la aranĝo.

*

Dum junio okazis en Belgio du neŭtralaj esp. kongresoj, unu de la Flandra Ligo Esp-ista en Antverpeno, la alia de l’ Belga Ligo Esp-ista en Lieĝo. Ĉe ambaŭ kongresoj la urbestraro interesiĝis k salutis la kongresanojn. (La raportantaj gazetoj ne citas la nombron de partoprenintoj.)

*

Laŭ sciigo en «Heroldo de Esperanto» sume 40 sovetiaj esp-istoj ricevos senpagan jarabonon al tiu gazeto sekve de kolekto farita inter la abonantoj je ilia favoro, kiu rezultigis sumon de 430.32 mk. g.

*

La Esp. Turisma Komisiono en Stokholmo okazigis je 27./28. julio Interbaltan esp. kongreson, kiun partoprenis estonaj, latvaj, finnaj k. a. esp-istoj. Kongresejo estis la urbdomo de Stokholmo.

Ĉe la instruistoj

En Berlino okazos de 1. ĝis 4. oktobro la publika kongreso de l’ Ligo de radikalaj Lernej-reformanoj kun ĉeftemo: Virina klero k kulturo. 11 grandaj paroladoj estas anoncitaj, krome okazos vespera manifestacio kun multaj oratoroj. Kongreskarto kostas 6 mk. g. ĉe V. Hoepner, Berlin O 34, Boxhagenerstr. 13, II.

LINGVAJ NOTOJ (Respondoj al demandoj¹)

  1. Ĉu oni konsideru korektaj k uzu la esprimojn: ili daŭras vivi k: ili daŭrigas uzi, diferencigante tiel en la uzo de l’ verbo kun transitivaj k netransitivaj verbformoj?

I. La vorto daŭri havas tri diversajn, sed parencajn signifojn:

A) Bezoni, postuli, konsumi ian tempon (tempospacon), okazi, esti dum ia tempo. (En la germana lingvo, fontlingvo de la vorto daŭri: dauern, währen, eine Dauer von . . . haben.) Ekz. Nia vivo daŭras 70 jarojn. La milito daŭris pli ol 51 monatojn. La ekspozicio daŭros de hodiaŭ ĝis la venonta dimanĉo.

B) Longan tempon (daŭre) ekzistadi, restadi, konserviĝadi, havi konstantecon, ne foriĝi, ne forpasi, ne konsumiĝi. (Germane: dauern, Dauer haben, Bestand haben, (dauernd) bestehen, dauerhaft sein, vorhalten.) Ekz. Lia gloro daŭros tra la jarcentoj. Ŝia fervoro daŭras malgraŭ ĉiaj malhelpoj. Belo pereas, virto daŭras. Tiu entuziasmo ne daŭros.

C) Plu esti, plu okazi, plu daŭri (en signifo A aŭ B), kontinui, (ankoraŭ) ne ĉesi, ne esti (jam) finata aŭ finita. (Germane: (noch) andauern, anhalten, fortdauern, fortgesetzt werden, sich fortsetzen, weitergehen, weiterbestehen, weiterbetrieben werden.) Ekz. La vigla debato daŭris ankoraŭ, kiam ni envenis en la salonon. Per helpo de strikrompantoj la fabrikado ankoraŭ daŭras en kelkaj laborejoj. Nia batalo daŭros, ankaŭ se oni arestos niajn gvidantojn.

II. Plej ofte aplikiĝas la signifo A, sed la signifo C akiris specialan gravecon per la derivaĵo daŭrigi.

Ĉi tiu multe uzata vorto havas preskaŭ ĉiam la signifon: igi daŭri en la signifo C, do: igi, ke io plu estas, okazas, kontinuas, ke io estas plilongigata, aŭ simple: plu fari ion. (Germane: fortsetzen, fortführen, weiterführen, weitermachen, weiter . . . en.) Ekz. Ni ne daŭrigu la politikon de senaga observado. Ŝi ne povis daŭrigi tian vivon. La romano estas daŭrigota.

Anstataŭ daŭrigi oni povas ĉiam meti esprimon kun plu, plej ofte: plu fari aŭ, kiam la objekto estas elverba substantivo: plu . . . i. Ekz. Ni ne plu faru la politikon de observado. Ŝi ne povis plu tiel vivi. La romano estas plu aperigota aŭ presota.

III. El la signifoj k difinoj de daŭri k daŭrigi rezultas ties funkcioj.

IV. Subjekto de daŭri povas esti nur stato, okazado aŭ farado, kiu tempe progresas, kiu konsumas tempon, sed ne viva aŭ malviva objekto, kiu ne havas senperan rilaton al tempopaso, do ne persono, besto aŭ alia konkreta objekto.

Ekz. La vivo de Aleksandro daŭris . . ., sed ne: Aleksandro daŭris (vivi) . . . — La parolado daŭras . . ., sed ne: La parolanto daŭras aŭ: Li daŭras paroli aŭ: Li daŭras parolante aŭ: Li daŭras parolanta. Nenorma, ekz. poezia aŭ vulgara lingvo tamen povas permesi ŝajn-esceptojn.

Ekz. La verkoj de Homeros daŭros, kiel longe vivos homoj kulturaj (emfaze anstataŭ: la intereso, la admiro por la verkoj de H. daŭros . . .). Ŝuisto diras: Ĉe mi paro da botoj daŭras 6 horojn k pantofloj 2 horojn (vulgare anstataŭ: . . . la farado de paro da botoj daŭras . . .).

V. Daŭri = dum ia (A) aŭ longa (B) aŭ plua (C) tempo esti aŭ okazi — estas absolute netransitiva verbo, do ne povas havi objekton (rektan komplementon), same kiel esti aŭ okazi. Akuzativo rilatanta al daŭri povas esti nur akuzativo de mezuro, speciale de tempo. (Ekz. La pluvo daŭris nur kelkajn minutojn.)

Do ne estas korekte diri: Mi daŭras la laboron, ĉar daŭri povas havi nek personon kiel subjekton, nek ian objekton. Cetere neniu el la supre montritaj signifoj de daŭri donus sencon al tia frazo.

Samkaŭze ankaŭ infinitivo povas rilati al daŭri nur kiel subjekto, neniam kiel objekto. Do oni povas diri: Skribi tian leteron daŭras nur 10 minutojn, sed ne: Li daŭris skribi tiun leteron aŭ: Ili daŭras vivi.

VI. Daŭrigi = igi daŭri, igi daŭranta — povas havi kiel subjekton personon k aĵon. Pli ofte estas homo aŭ besto, kio ion daŭrigas, sed ankaŭ iu nevivantaĵo, ago, cirkonstanco, okazaĵo povas kaŭzi, ke io daŭras. Ekz. La leono daŭrigis sian manĝon neĝenate. La ekskurso al Parizo daŭrigis la serion de la belegaj tagoj de nia vojaĝo. La elnordaj ventoj daŭrigos ankoraŭ la frostperiodon.

¹ Ni aperigas tiujn ĉi «L. Notojn» en «S-ulo» anst. en «La Lernanto», ĉar ni opinias, ke la traktaĵo estas tro malfacila por ne sufiĉe perfektaj esp-istoj. — Red.

— página 12 —

506 — SENNACIULO

VII. Daŭrigi, kiel ĉiuj igo-vortoj, estas transitiva, do ĉiam havas objekton. Se ĉi tiu esceptokaze ne estas esprimita, ĝi tamen estas facile alpensebla. Ekz. Soldatoj laboras. Venas oficiro. Ili starigas sin streĉatente pro saluto. La oficiro diras: Daŭrigu! Tio kompreneble signifas: Daŭrigu vian laboron!

La objekto (rekta komplemento) estas la stato, ago, okazaĵo, kiu daŭras. Regule ĝi estas esprimata per substantivo en akuzativo. Estus eble, sed estas nekutime, uzi infinitivon kiel rektan komplementon. En sia Lingva Respondo, kiu traktas daŭri k ĉesi, D-ro Zamenhof pri tio:

«Daŭri = esti plue, ne esti finita; . . . ne estas bone diri (kiel mi mem bedaŭrinde faris kelkfoje): mi daŭrigas labori (mi igas esti plue labori!); oni devas diri: mi daŭrigas mian laboron (mi igas mian laboron esti plue) aŭ mi laboras plue.«

Tio ne estas io neordinara, ĉar regule igo-verboj derivitaj de netransitivaj verboj ne havas post si infinitivon kiel rektan komplementon. Ekz. oni diras: Li lernigis min danci, ĉar per tio mi lernis — kion? — danci. La apero de la du boatoj esperigis nin, ankoraŭ savi la ŝiprompulojn, ĉar pro tiu apero ni esperis — kion? — savi la ŝiprompulojn. Lerni k esperi estas transitivaj. Tial ni trovas infinitivon kiel rektan komplementon post lernigi k esperigi. — Aliflanke oni diras nur ekz.: Li refunkciigis la rotacion de la bobeno k ne: . . . rotacii la bobenon; same: Ŝia dua kanto ankoraŭ kreskigis la aplaŭdon k ne: . . . aplaŭdi. La kialo: funkciigi k kreskigi estas derivitaj de la netransitivaj verboj funkcii k kreski, same kiel daŭrigi de la netransitiva daŭri.

Tial la esprimo: ili daŭrigas uzi estas, kvankam komprenebla, tamen ne aprobinda, senkonsidere al tio, ke uzi estas verbo transitiva. Oni diru prefere: ili plu uz(ad)as aŭ ili daŭrigas la uz(ad)on. D-ro W. Lippmann.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

E. Lanti, Naciismo. Studo pri Deveno, Evoluado k Sekvoj. 124 pĝ. Form. 13×19 cm. Prezo: 1.30 mk. g. Eldono de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27, aŭ 23, rue Boyer Paris XX.

Malmultegaj estas en la esperantista literaturo la valoraj verkoj pri seriozaj temoj, k tio estas des pli bedaŭrinda, ĉar nur tiaj samtempe seriozaj k valoraj verkoj povos altiri al esperanto la intereson k favoron de la sciencaj, universitataj, oficialaj k influaj aŭtoritatuloj. La verkoj publikigitaj de SAT ĝenerale k ja gratulinde esceptiĝas k distingiĝas per sia seriozeco, tamen ne ĉiam per sia valoro, k oni ne povas ekzemple ne elreviĝi, legante broŝuron, kiu, pretendante konigi k klarigi iun novan lingvistikan teorion, sukcesas nur ja evidente pruvi, ke la aŭtoro eĉ tute ne komprenis la teorion, kiun li imagas al si, ke li taŭge elmetis k komprenigis.

Tian riproĉon oni ne povos direkti al la aperinta studo de E. Lanti pri Naciismo. Ŝajne tiu ĉi studo estas nur resumo el kelkaj modernaj sciencaj libroj, sed en efektiveco ĝi havas multe pli grandan valoron ol ia simpla resumo. Lanti tiel inteligente alproprigis al sia spirito k tiel persone repensis la pruntitajn ideojn, li tiel klare k metode kunligis, interordigis k unuecigis la materialon, ke li ja ellaboris vere originalan verkon, kiu certe estas unu el la malmultaj plej altvaloraj k laŭdindaj inter la ĝis nun publikigitaj esperantlingvaj seriozaj k atentindaj verkoj.

Montrante la devenon, evoluadon k sekvojn de naciismo, la aŭtoro ebligas al ni ĉirkaŭpreni per unu rigardo la historion de la homaro ekde la primitivaj societetoj ĝis la hodiaŭa stato.

Kompreneble oni povas diskuti pri kelkaj detaloj: ekzemple, la plenan samigon inter tekniko k racio, inter mistiko k idealismo, inter fantazio k spekulativo mi opinias ne tute ĝusta. Malgraŭ tio mi devas konfesi k volonte konfesas, ke Lanti montras en tiu ĉi verko ne nur vere sciencan, tre alte ŝatindan objektivemon, sed ankaŭ egan k maloftan klarecon ĉe la koncepto k komprenigo.

Jen libro, kiu instruas k pensigas; ĝi do meritas favoran akcepton k vastan sukceson ĉe la seriozuloj. Estas dezirinde, ke tiaj libroj multiĝu en la esperantista literaturo.

Pri la stilo mi mallonge diros, ke ĝi estas ne nur konstante korekta, sed ankaŭ rimarkinde klara, preciza, flua, fleksebla k facilmova, unuvorte vere modela k imitinda. Prof. E. Grosjean-Maupin.

Lu-Ŝin, La Vera Historio de Ah Q. Tradukita de Ŝ. M. Chun. Eld.: La Eldona Kooperativo, P. O. Box 1167, Shanghai, Ĉinio. 146 paĝoj. Form. 12,5×19 cm. Prezo: broŝ. 0,4 us. dol., bind. 0,5 dol.

Estas rakonto eltirita el pli ampleksa verko de moderna ĉina aŭtoro, kiu laŭ la diro de l’ tradukinto estas la unua ĉina verkisto, kiu simpatias k kunsentas kun la popolamaso. La historio de Ah Q estas la historio de ekspluatata, bastonbatata, malestimata proleto, kiu kvazaŭ instinkte, sen ia vera konscio, individue batalas pro sia ekzisto k same tiel senkonscie simpatias kun la ribelmovado de nia epoko, ĝis fine — kvankam li nur per gestoj k neniel efektive partoprenas la revolucion — li estas ekzekutata. La animstato de tiu homo estas majstre prezentita, k ni legas tiun rakonton, malgraŭ la orientana pens- k esprimmaniero, senpene, ĉar la lingvo estas sufiĉe simpla k viva. Klarigoj pri ĉinaj nomoj k propraĵoj aperas sur la lastaj paĝoj. Bedaŭrinde ne mankas pres- k ankaŭ gramatik-eraroj. Sed ni danku al la tradukinto, ke li prezentis al la esp-istaro konigindan pecon el la moderna ĉina literaturo. N. B.

Chinese Affairs. Weekly Survey of important events relating to China. Eld.: Internacia Rilat-Komitato, 5 Mao-tan Street, Nanking, Ĉinio.

Anglalingva ĉin-registara gazeto semajna por eksterlanda propagando.

MEMORNOTO

Represis el «S-ulo»: El Federal, Sabadell, 7. 6., likvido de preĝ. en USSR (trad. 5437).

Priesper. artik. k notojn enhavis: Kämpfer, Chemnitz, 20. 6.; Sendung (radio), n-o 24 (Germ.); Le Réveil Ouvrier, Nancy, 18. 6.; L’Etincelle, Anderleht, 20. 6. (pri «S-ulo» k Lanti-broŝ.); Accion Cooperatista, Barcel., 20. 6.; Signalen, Stokh., 19. 6. (pri SAT); Bournemouth Times & Directory, 13. 6., 20. 6.

Pri SAT-Kongreso raportis: Fyns Soc. Demokrat (Danio), 12. 6. (ankaŭ pri lab esp. mov.); Gazetservo de Socialista Sportintern., n-o 22.

Peresper. materialon enpresis: L’Humanité, Metz, 22. 5.

NIA POŜTO

16 602. — Via artikolo certe aperos. 9106. — Ni ne povas publikigi senpage la alvokon. Red.

[REKLAMO p.12] Se vi deziras korespondi kun sovetianoj ĉu individue, ĉu grupe, ĉu kolektive, — mendu korespondanoncon en «Bulteno de CK SEU», aperanta en la kvanto de 6000 ekz-oj k senpage sendata al 5000 membroj de SEU. La tekston k la pagon por anonco (0.80 mk. g. por trilinia anonco), sendu al K-do R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O 27.

ENHAVO

paĝo
Doganmilito 495
Sardujo 496
Ĉirkaŭ la Rejnland-«Liberiĝo» 497
Pri laboristaj institucioj en Usono 498
La vivostato de la bulgara laboristaro 498
La «Genta» sistemo 499
Unu el la bonaj sekvoj de l’milito 500
Diskutejo 500
Mi volas scii 501
Junulara Paĝo 502
Tra Esperantio 503

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

← Tramo anterior · Tramo siguiente →