La pasintan decembron, membroj de la Valencia Esperanto-Grupo, kun la nemalhavebla subteno de Garikoitz Knörr, de la Eŭska Departemento de la Oficiala Lingolernejo de Valencia-Zaidía, organizis konferencon pri la internacia helplingvo Esperanto, kiu daŭros la tutan semajnon. Komence ni planis nur prelegon por festi la Zamenhofan Tagon. Baldaŭ, antaŭĝojante ĝin kaj kun la subteno de la lerneja direktistino, ni finfine organizis 5 sinsekvajn tagojn plenaj je aktivaĵoj .
Ni afiŝis serion de 15 infografioj pruntitaj de la Hispana Esperanto-Federacio. La lernejo aranĝis por ni tablon en la teretaĝo, antaŭ la enirpordoj. Ni suferis konsiderindan malvarmon sed ni estis plene videblaj de ĉiuj enirantoj. Ni ornamis la tablon per granda afiŝo kun la nomo de nia projekto, kaj ni plenigis ĝin per libroj, revuoj kaj KD-oj. La plej multaj el la aĵoj estis nur por ekspozicio, kiel eta specimeno de la riĉa kulturo ĉirkaŭ Esperanto, sed ni ankaŭ havis Esperanto-kursojn por vendo (el kiuj ni vendis 15) kaj aliajn librojn.
Dek membroj de la asocio deĵoris ĉe la budo, kovrante ĉiujn horojn de lundo ĝis ĵaŭdo inter 9:00h. kaj 20:00h, foje restante ĝis la lernejo fermiĝas, je la 21:15h, profitante tiujn lastajn minutojn por interparoli kun studentoj pri nia pasio.
Ĉiutage ni ofertis tri sinsekvajn eldonojn de unuhoraj fulmokursoj, kie partoprenis pluraj lernantoj, kiuj lernis la bazaĵojn dum malpli ol unu horo kaj ebligante ilin aŭskulti kaj prononci Esperantajn frazojn.
Tagmeze ni manĝis en la lerneja manĝejo, konfirmante la ĉeeston de Esperanto inter la multaj lingvoj, kiuj ornamas la paperan tablotukon.
Por vendredo ni organizis 4 paroladojn:
- “L’esperanto, una llengua fascinant“, pri historio kaj bazaĵoj pri Esperanto (Raúl Salinas)
- “L’esperanto a les xarxes” – Esperanto en la [sociaj] retoj (Carmen López)
- “On estàn els joves esperantistes?” – pri la junulara movado (Aranza Pascual)
- “2050: English or Esperanto” – pri lingvoj en Ĉinio (Dennis Keefe)
Ĉiujn prelegojn ni faris en la valencia lingvo, krom tiun de Dennis, kiun li faris angle.
Kiam ni finis, ni kolektis ĉiujn eksponitajn afiŝojn, kaj ni iris kafumi en proksima kafejo.
Ni konsentis, ke la evento estis sukcesa. Ni estis tre videblaj dum 4 sinsekvaj tagoj, kaj multaj studentoj venis al nia tablo por informiĝi pri niaj agadoj, interesiĝante pri kursoj.
Kursoj, cetere, kiujn ni komencos fine de januaro, rete.