Valencia Luno: la segunda época, de 1982 a 2002

Veinte años seguidos de boletín mecanografiado: la parte más larga de la colección y la que más cuenta de la vida del Grupo.

Cómo se ha hecho. La transcripción es automática, hecha por una inteligencia artificial que lee las páginas escaneadas en vez de pasarles un OCR. Los boletines mecanografiados de las décadas de 1960 a 1990 destrozan cualquier OCR, sobre todo los acentos del esperanto. El texto se reproduce en el idioma original de cada artículo —hay números en esperanto, otros en castellano y otros mezclados—, sin corregir la redacción ni la ortografía; sólo se han restituido los acentos que la máquina de escribir no tenía. Lo que no se podía leer se marca [nelegebla], y lo dudoso, [?]. Las fotografías, los dibujos y los anuncios no se transcriben: en su lugar hay una línea que dice qué se ve. Para citar algo de aquí, compárelo con el facsímil: puede haber errores.

Los números

Valencia Luno n.º 1 (mayo de 1982)

Texto completo del número 1 de Valencia Luno, el boletín del Grupo de Esperanto de Valencia, de mayo de 1982: 12 páginas transcritas del original.

Portada de Valencia Luno n.º 1, mayo de 1982.
Portada de Valencia Luno n.º 1, mayo de 1982.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1982_n01_maj

Qué tiene de especial este ejemplar

  • Ninguna página va numerada. En los márgenes de las páginas 2, 6 y 9 están las cifras 2, 3 y 4 escritas a mano, que no forman parte de la impresión ni coinciden con el orden de las páginas.
  • La página 7 está compuesta con una máquina distinta de la del resto del cuaderno —una impresión de matriz de puntos, no la mecanografía de las demás páginas— y repite la cabecera «10ª RENKONTIĜO DE LA VALENCIA ESPERANTISTARO» que ya lleva la página 3.
  • El número está todo en esperanto: el único castellano que hay son los títulos de las cuatro conferencias que recoge la página 9 y los nombres de lugares y entidades. No hay ningún artículo en castellano.
  • Las doce páginas solo llevan dos imágenes: la cabecera de la página 1, impresa en tinta verde (la torre de una puerta de muralla, una luna creciente y una estrella), y la cuadrícula vacía del crucigrama de la página 12. No hay ninguna fotografía ni ningún anuncio; el resto es texto mecanografiado.
  • El grupo de Bolonia con el que se abren contactos sale impreso «Achile Tellini» (p. 11); el esperantista italiano que le da nombre se llama Achille Tellini.
  • En la lista de la junta (p. 2) todos los cargos van en esperanto excepto el del secretario, que sale en castellano: «Carlos N. Moya Seguí (Secretario)». En las listas de vocales, las comillas de repetición dentro del paréntesis —( » )— ahorran repetir «voĉdonanto».
  • El número abre signos que luego no cierra: «(ĉiuj vespere:» (p. 6), los dos títulos de conferencia de la página 9 abren comillas y no las cierran, y la quinta definición de las verticales acaba «(laŭ la gregoria kalendaro.» (p. 12).
  • El crucigrama «KRUCENIGMO Nº 1» (p. 12) sale con la cuadrícula vacía y la solución impresa justo debajo, en la misma página. El encabezamiento de las definiciones dice «VERTICALE», con c, y el de la solución, «Vertikale».

Qué hay en este número

p. Título Idioma Firma
1 SALUTO DE NIA PREZIDANTO epo J. Bosch
2 ĜENERALA ASEMBLEO DE LA GRUPO epo C.N.M.S.
3 10ª RENKONTIĜO DE LA VALENCIA ESPERANTISTARO (programo) epo
4 CASTELLÓ DE LA PLANA: Nia renkontiĝa urbo por tiu-ĉi jaro epo C. N. Moya Seguí
6 KURSOJ DE ESPERANTO – DUA MONATTRIO epo
6 MALLONGA LANGO epo F. Ulekso
7 10ª RENKONTIĜO DE LA VALENCIA ESPERANTISTARO — 1ª RENKONTIĜA PREMIO DESEGNADO epo
7 KOTIZOJ POR 1982 epo C. N. M. S.
8 INTERNACIA SEMINARIO PRI SPORTO epo
8 DUDEK JAROJN POSTE epo Esperantigis: F. Ulekso
9 GAJA VESPERMANĜO «AKSELPORTITA» EN AMIKA ETOSO epo M. G. M.
9 PRELEGOJ epo C. N. M. S.
10 NIA TITOLO epo
10 42-a HISPANA ESPERANTO-KONGRESO epo
11 KONTAKTOJ KUN BOLONIO epo C. N. M. S.
11 INTERNACIAJ KONGRESOJ VIZITINDAJ epo C. N. M. S.
11 SE NE PARULUS… epo F. Ulekso
12 KRUCENIGMO Nº 1 epo de ALIA-GO
12 SOMERA VOJAĜO AL BELGIO KAJ NEDERLANDO epo

El boletín, entero

Página 1 del original
Página 1 del original

[BILDO p.1] Kapo de la bulteno, presita per verda inko: larĝa verda rektangulo en kies maldekstra parto staras blanka desegnaĵo de mezepoka defenda pordegturo de Valencio (kreneloj kaj duonrondaj turoj). Sur la turo kuŝas granda blanka lunarko, kies kurbo formas la komencan «C»-forman signon antaŭ la vorto. En blankaj majusklaj literoj, en du linioj: «VALENCIA» supre kaj «LUNO» sube. Dekstre de «LUNO», granda kvinpinta stelo el nura blanka konturo.

BULTENO DE LA VALENCIA ESPERANTO-GRUPO

GRAN VIA FERNANDO EL CATOLICO, 45, 3.ª – VALENCIA-8

DUA EPOKO – Nº 1 MAJO 1982

SALUTO DE NIA PREZIDANTO

Jen, ni denove eliras al la publika lumo, daŭrigante la laŭdindan laboron, kiun komencis antaŭ kelkaj jaroj nia karmemora, neforgesebla kaj bedaŭrinde forpasinta amiko D-ro Herrero. Li intencis per ĉi tiu vojo kunligi ĉiujn valenciajn esperantistojn, sub la standardo de nia rondeto, la Valencia Esperanto-Grupo. Li majstre kreis ĉi tiun efikan komunikilon, kiu daŭris plurajn jarojn ĝis la morto forportis lin por ĉiam.

Ni prenas ĉi tiun lumeton kun la deziro povi elteni ĝin sen estingiĝo. Ni volas, ke nia tuta membraro estu informita pri ĉiaj agoj de nia klubo. Nia deziro estus ke ĉiuj kunsocietanoj de tempo al tempo venu al nia sidejo, povante vidi kion ni faras. Kaj se eble, ke ili kunlaboru. Ni jam supozas, ke la societanoj kiuj ne venas, agas tiel ĉar estas neeble al ili veni. Tial ni deziras informi ilin. Kaj ni estos kontentaj, ke ili aprobas kaj kritikas niajn farojn. Ni nepre bezonas ilian moralan apogon; estu certaj ke tio kuraĝigos nin kaj pruvos al ni ke ni estas en la ĝusta vojo aŭ ke ni eraras kaj devas preni alian direkton. Ĉio estos bone akceptata de ni.

Página 2 del original
Página 2 del original

Do, komencante hodiaŭ per ĉi tiu unua foliaro, ni promesas al vi daŭri en ĉi tiu por ni kara tasko. Kaj kiel la aktoroj en la malnovaj komedioj, ni prezentas al vi nian spektaklon kaj petas pardonon pri ĝiaj mankoj.

J. BOSCH

ĜENERALA ASEMBLEO DE LA GRUPO

Kiel okazas ĉiujare komence de la jaro, la pasintan ĵaŭdon 21-an de Januaro, okazis la Ordinara Ĝenerala Asembleo de la societanoj de nia Grupo.

Post la prezentado, fare de la kalkulisto, de la bilanco de 1981 kaj la buĝeto por 1982, kiuj estis aprobitaj, la sekretario sciigis al la ĉeestantoj pri la demisioj de la jenaj estraranoj:

  • Pascual Pont Martínez (vicsekretario)
  • Rosa Mª Baz Temprano (voĉdonanto)
  • Clara Casquero de la Cruz (voĉdonanto)
  • Darío Cervera Gómez (voĉdonanto)

Post tio, estis elektitaj por tiuj postenoj la jenaj personoj:

  • Ramón Diago Marco (vicsekretario)
  • Joaquín Barrios Lucas (voĉdonanto)
  • Pascual Pont Martínez ( » )
  • Félix Navarro Clemente ( » )

Do la nuna estraro estas:

  • Juan Bosch Fornals (Prezidanto)
  • Jose Pérez Sempere (Vicprezidanto)
  • Carlos N. Moya Seguí (Secretario)
  • Ramón Diago Marco (Vicsekretario)
  • Francisco Amorós Rico (Kasisto)
  • Antonio Madrigal Sáez ( Kalkulisto)
  • Juan Ant. Giménez García (Voĉdonanto 1-a)
  • José Seguer García ( » 2-a)
  • Manuel Gargallo Monforte ( » 3-a)
  • Joaquín Barrios Lucas ( » 4-a)
  • Pascual Pont Martínez ( » 5-a)
  • Félix Navarro Clemente ( » 6-a)

Kaj finiĝis la asembleo sen alia afero pli.

C.N.M.S.

Página 3 del original
Página 3 del original

10ª RENKONTIĜO DE LA VALENCIA ESPERANTISTARO

CASTELLON DE LA PLANA 6ª Junio 1982

EJO: Centro Social del Ministerio de Cultura Hnos. Bou, nº 26 – CASTELLON

PROGRAMO

Je la 11ª kaj duono

Vizito al:

  • Ekspozicio de fotoj pri la kongreso okazinta ĉe Castelló de la Plana, dum 1958.
  • Ekspozicio de desegnoj prezentitaj al la Unua Renkontiĝa Konkurso pri Desegnado.
  • Granda ekspozicio de la Libro-Servo de la Grupo Esperanto de Valencia, kun la ebleco aĉeti librojn kaj esperantaĵojn.

Je la 12ª

Malfermo de la aktoj de la Renkontiĝo

Aktoj:

1-e: Salutvortoj de la Prezidanto de la Grupo Esperanto Valencia, S-ro Johano Bosch.

2-e: Salutvortoj de la reprezentantoj de la aliaj Grupoj.

3-e: Disdonado de diplomoj al la gelernantoj.

4-e: Parolado pri Esperanto, fare de s-ro P. Pont.

5-e: Disdonado de premioj al la gajnintoj de la Unua Renkontiĝa Konkurso pri Desegnado.

Je la 13ª

Projekcio de filmoj pri Castelló.

Je la 14ª

Foriro al Benicassim, laŭ la marbordo.

Je la 14ª kaj duono

Bankedo ĉe la hotelo «Voramar» (3 steloj).

Je la 16ª kaj kvarono

Vizito al la proksimaj lokoj: ermitejo de la Dipatrino de Llidó kaj Dezerto de la Palmoj.

Poste: FORIRO HEJMEN.

Página 4 del original
Página 4 del original

CASTELLÓ DE LA PLANA: Nia renkontiĝa urbo por tiu-ĉi jaro

Castelló de la Plana, la antikva Castalia, estas urbo kun milda klimato, kvar kilometrojn el la maro, kiu ejas inter la riveroj Mijares kaj Seco. La komunumo havas loĝantaron de 100.000 personoj, inkluzivante la hortajn domojn kaj El Grao (antikva apudmara vilaĝo de fiŝkaptistoj).

Castelló estas en areo de grandaj komercaj centroj, kiel Vilareal, Borriana, Vall d’Uixó, Onda kaj Benicarló. En tiu-ĉi areo loĝas 300.000 personoj.

Castelló estas urbo de transiro; de ĝi oni povas viziti multajn interesajn lokojn, kiel la grotoj de Sankta Jozefo, en Vall d’Uixó, la mezepoka fortikigita urbo de Peñíscola kaj la belaj strandoj de Benicassim kaj Oropesa, inter aliaj.

En la urbo, oni povas viziti la gotikan katedralon de Sankta María, konstruita de Miguel Pérez en 1409 kaj baroke transformita en 1645, kie estas pentraĵo de Ribalta. Ankaŭ estas interesa la urbodomo, konstruita inter fino de la XVII jarcento kaj la XVIII. Kaj ankaŭ estas vizitinda la Muzeo pri Belaj Artoj, kie oni povas miri pentraĵojn de Ribalta, Ribera, Sorolla kaj Pinazo; estas ankaŭ restaĵoj de la ibera epoko kaj ceramikaĵoj el Alcora.

La ĉefa festo estas tiu de la Magdalena, kun la pilgrimo al la ermitejo de la Magdalena, rememorante la translokiĝon de la antikva urbo el tiu loko al la Plana. Tiu-ĉi festo okazas la trian dimanĉon de Kvaresmo.

Historio

Antikve, la urbo situis en la monteto de la Magdalena, kie dum islama epoko oni konstruis kastelon. La urbo estis konkerita de Jaume la Unua en 1233, kiu en 1251 permesis la translokiĝon al la ebenaĵo, meze de la riĉa horto, kie prosperis kiel agrikultura kaj komerca urbo.

La lokiĝo de la urbo estis en la ejo nomita «Palmeral de Borriana», tiel, ĝi prenis la nomon de «Castelló de Borriana», kaj komence de la 18-a

Página 5 del original
Página 5 del original

jarcento, ĝi prenis la aktualan nomon de Castelló de la Plana, pro sia topografia situacio.

Meze de la 14-a jarcento, ĝi luktis kontraŭ la reĝo Pere la Ceremoniulo, en la Militoj de la «Unuiĝo».

La urbo kreskis, sed tiu-ĉi kreskado haltiĝis pro la Pesto-epidemio, inter fino de la 14-a jarcento kaj komenco de la 15-a.

Reĝante Karolo la unua, la urbo batalis favore al «els agermanats» (la fratiĝintuloj), sed ĝi estis venkita de la Duko de Segorbe.

Dum la Prohereda milito, en la komenco de la 18-a jarcento, ĝi batalis favore al la pretendanto Karlo de Austrio, kies malvenko okazigis al la urbo la perdon de ĝiaj propaj leĝoj kaj ĝia libereco.

En la 18-a jarcento, estis faligitaj la muregoj de la urbo, kiuj etendiĝis tra la Plana.

Dum la karlistaj militoj, la urbo apogis la reĝinon Isabel la Dua, kaj estis sieĝita en 1837, suferante atakojn de la karlista generalo Cabrera.

En 1833, kiam okazis la administra divido de Hispanio en provincoj, Castelló fariĝis ĉefurbo de la provinco de la sama nomo.

Ekonomio

Estas grava la agrikulturo, kiu produktas precipe acidajn fruktojn (oranĝoj kaj citronoj) kaj lemomojn[?]. La besto-bredado ne estas tre grava, mendindas la kokobredado kaj iom malpli la porkobredado.

En El Grao, estas tre grava la haveno, pro sia komerca trafiko kaj la fiŝkapta ŝiparo. Tiu-ĉi haveno akceptas ankaŭ ŝipojn de aliaj fiŝkaptaj centroj. Oni praktikas la fiŝkaptado per trenado (triglo, sepio, merlando) kaj per lumallogo (sardino, engraŭlo, trakino kaj skombro).

La industrio estas eĉ pli grava ol la unua sektoro. Inter la tradiciaj industrioj, estas tiuj derivitaj el la agrikulturo, kiel enpakado de oranĝoj por la eksporto, kaj vegetalaj kaj fiŝaj konservaĵoj. Ankaŭ, tradicia estas la ceramika industrio (kahelaĵoj, mozajkoj, brikoj kaj tegoloj). Nuntempe starigitaj industrioj estas la teksaĵin-

Página 6 del original
Página 6 del original

dustrio kaj la tre grava petrolrafinejo. Kvankam ne tiom gravaj, ekzistas ankaŭ la meblindustrio kaj metalurgio.

C. N. Moya Seguí

KURSOJ DE ESPERANTO – DUA MONATTRIO

La pasintan lundon 22an de Marto, komenciĝis en la sidejo de la grupo, jenaj kursoj (ĉiuj vespere:

ELEMENTAJ KURSOJ

  • lundon, merkredon kaj vendredon de 7ª ĝis 8ª
  • lundon, merkredon kaj vendredon de 8ª ĝis 9ª
  • mardon kaj ĵaŭdon, de 8ª ĝis 9ª

SUPERA KURSO (Gramatika)

  • mardon kaj ĵaŭdon, de 7’30 ĝis 8’30

SPECIALA KURSO POR GESOCIETANOJ…

… kiuj ankoraŭ ne kuraĝas paroli esperanton. La pasintan 1an de Aprilo, komenciĝis konversacia kurso, gvidata de S-ro[?] Antonio Madrigal, kun la libro «Amuzaj dialogoj». Finiĝos la 30an de Junio.

  • mardon kaj ĵaŭdon, de 7ª ĝis 8ª

Estas la okazo, se vi deziras ripeti iun kurson aŭ perfektigi vian lingvoscion. Ankaŭ vi povas sciigi al iu amiko via kiu povas esti interesita.

MALLONGA LANGO

Ĉiufoje kiam la infano deziris ion ĉe la tablo li etendis la brakon al la plado.

  • Ĉu mi ne diris al vi, ke tio estas malbona edukiteco? -riproĉis lin la patrino-. Ĉu vi eble ne havas langon?

  • Jes, panjo -respondis la infano- sed mia lango ne atingas ĝis tie.

F. ULEKSO

Página 7 del original
Página 7 del original

10ª RENKONTIĜO DE LA VALENCIA ESPERANTISTARO

1ª RENKONTIĜA PREMIO DESEGNADO

TEMO : La valencianoj kaj Esperanto.

REGULOJ : Povas partopreni iu ajn persono

La desegnoj devas esti faritaj kun grandeco : 31 x 41 cm.

Oni povas sendi la desegnoj ĝis la 30ª de majo (dato de la poŝta stampo) al Grupo-Esperanto Valencia G.V. Fernando el Católico, 45-3ª Valencia 8

Oni devas indiki en la malsupra parto dekstre la nomon kaj adreson de la desegnanton kaj aĝon.

Estas kategorioj laŭ aĝoj.

La gajnonton de ĉiu kategorio ricevos premion, dum la aktoj de la 10ª Renkontiĝo de la Valencia esperantistaro.

VOJAĜO PER BUSO

FORIRO: Je la 9ª kvarono ĉe la sidejo de Grupo-Esperanto Valencia en G.V. Fernando el Católico, 45

PREZO : 375 ptojn.

BANKEDO

EJO : Hotelo VORAMAR ( 3 steloj) ĉe Benicassim

PREZO : 800 ptojn.

NOTO.- Interesitoj bonvolu aĉeti la biletojn por buso kaj/aŭ bankedo kiel eble plej baldaŭ ĉar la lasta dato por aĉeti ilin estas la 3ª de junio.

KOTIZOJ POR 1982

Jam estas pretigitaj por enspezo la kvitancoj de la Grupo por 1982. Tiuj kiuj ankoraŭ ne pagas per Banko, bonvolu veni al la Grupo kiel eble plej baldaŭ por pagi la kotizon.

C. N. M. S.

Página 8 del original
Página 8 del original

INTERNACIA SEMINARIO PRI SPORTO

Madrido. 8ª ĝis 11ª Julio 1.982

Sub la aŭspicioj de UEA kaj de Hispana Esperanto-Federacio kaj la Honora Patroneco de la Reĝo Juan Carlos la Unua, kunlige kun la Mondaj Futbalaj Ĉampionludoj, okazos en Madrido, de la 8ª ĝis la 11ª Julio, seminario pri esporto, kiu celas studi per Esperanto la diversajn aspektojn de la moderna sporta fenomeno kaj per tio publike elmontri la utilecon de Esperanto je la servo kaj por la antaŭenigo de la sporto.

La kadra programo intencas doni la eblecon al la partoprenantoj ĉeesti la seminariajn sesiojn, ĝui pri turismaj ekskursoj tra Madrido kaj Hispanio, partopreni en distraj aranĝoj, kaj spekti mondeventajn futbalmatĉojn.

Inter la prelegantoj estas:

  • D-rino Rafaela Urueña, docento ĉe la Universitato de Valladolid, Hispanio.
  • S-ro P. Forster, docento ĉe la Universitato de Hull, Britio.
  • D-ro Humphrey Tonkin, profesoro ĉe la Universitato de Filadelfia, Usono.
  • D-ro Gianfranco Polerani, Milano (Italio)
  • D-ro Jean Luc Tortel, kuracisto, Berck (Francio)
  • S-ro Roman Dobrzynski, televida ĵurnalisto, Varsovio (Pollando)

Aliĝilo kaj informoj : Madrida Esperanto-Liceo Atocha, 98 MADRIDO-12 (Hispanio)

DUDEK JAROJN POSTE

La lernanto prezentas sian taskon pri Aritmetiko al la instruistino, kaj ŝi diras al li malplezure:

  • Diru al via paĉjo ke estas hontige ne scii ankoraŭ solvi la problemojn, kiujn mi lernigis al li antaŭ dudek jaroj.

Esperantigis: F. ULEKSO

Página 9 del original
Página 9 del original

GAJA VESPERMANĜO «AKSELPORTITA» EN AMIKA ETOSO

La pasintan 29-an de Januaro okazis «akselportita» vespermanĝo, al kiu partoprenis pli ol dudek kvin gejunuloj kaj tri veteranoj. La vespermanĝo komenciĝis je la deka vespere.

En agrabla etoso, ni manĝis nian hejman sandviĉon, akompanante ĝin per olivoj, migdaloj, ternuksoj, k. t. p., kaj trinkaĵoj.

Poste oni projekciis serion da lumbildoj, pri kelkaj temoj (inter ili esperanto-aranĝo). Kaj je la unua nokte, ni gustumis bongustan ĉokoladon, preparitan de kelkaj gesamideanoj.

La kunveno daŭris unu horo pli, kiam ĉiuj rehejmiĝis.

Agrabla surprizo estis la partopreno de gesamideanoj kiujn de antaŭlonge ni ne vidis en la Grupo.

M. G. M.

PRELEGOJ

Jam okazis en la sidejo de la grupo du prelegoj en hispana lingvo, kiuj intencis informi al la ĝenerala publiko, kaj speciale al niaj gesocietanoj, pri interesaj temoj rilate al Esperanto. Estas interese ke vi partoprenu en ili.

La du kiu okazis estas:

  • «Esperanto: lengua natural o artificial (18 Februaro).

  • «La lengua internacional y las lenguas nacionales (11-a Marto)

Estas antaŭviditaj la jenaj:

  • 15-a Aprilo: «Otros idiomas planificados».

  • 13-a Majo: «La idea interna».

C. N. M. S.

Página 10 del original
Página 10 del original

NIA TITOLO

Tial ke nia bulteno aperis unuafoje jam antaŭlonge, ni kredas oportune publikigi denove iom pri la signifo de nia titolo.

Valencia, nia bela kaj ridanta urbo, restis enmurigita ĝis la dua triono de la pasinta jarcento. Cele al la ampleksigo de la urbo oni detruis ĉiujn remparojn, escepte la pordegojn Quart kaj Serrans, kies turoj ornamas la urban panoramon kaj estas fiere montrataj al la vizitantoj. Ĝis tiam, ĉiuj vojaĝintoj rapidis por alveni ĝustatempe dumvespere kaj eviti la noktofermon de l’pordegoj. Malsanculoj devis resti ekstermure kaj «Je la luno de Valencia». Tiu fakto fariĝis komuna diraĵo en la tuta Hispanujo, kaj, tiel, ĝi estis, kaj estas, ankoraŭ, sinonimo de maltrafo de negoco aŭ fiasko ĉe amaj aferoj. Sed, ĉar ĉio estas korektebla en ĉi tiu mondo -escepte la kalveco- bonvolemaj (profitemaj) gastigistoj estabilis antaŭ pordego, ŝirmejon kies alloga kaj pendanta afiŝo tekstis jene: «Je la Luno de Valencia». Tiel, tiu maltrafa kondiĉo fariĝis, ankaŭ, je sama nomo, sinonimo de ŝirmado, helpo kaj kora akcepto. Nia gazeteto, do, celas esti por vi ĉiuj, tio ĉi: akceptejo, ŝirmejo kaj plezurilo. Bonvolu, do, akcepti ĝin kun malfermita koro, kaj, kompense, la «LUNO» -malicete- sendos al vi sian plej gajigan palpebrumon.

42-a HISPANA ESPERANTO-KONGRESO

Málaga, 16-a ĝis 21-a de Julio 1982

En tiuj datoj okazos en Málaga la jara hispana kongreso, kun kunvenoj de la diversaj fakoj, prelegoj, filmprezentadoj kaj ekskursoj.

Tio estas bona okazo por profiti por praktiki Esperanton kaj interrilatiĝi kun aliaj hispanaj kaj eksterlandaj geesperantistoj.

La sekretario de la grupo, Carlos Moya, informos al la interesuloj kaj donos la aliĝilon.

Ankaŭ estas kelkaj personoj en la grupo kiu intencas iri, pro tio oni povas organizi karavanon.

Página 11 del original
Página 11 del original

KONTAKTOJ KUN BOLONIO

La Grupo Esperanto de Valencia komencis kontaktojn kun la Grupo Esperantista de Bolonja «Achile Tellini», ĉar kiel ĉiuj scias, Bolonio kaj Valencio estas ĝemelaj urboj.

La ĝemelaj urboj faras precipe kulturajn, sociajn, spertajn interŝanĝojn, ne nur inter la urbestraroj, sed ankaŭ inter urbaj organizoj.

En tiu-ĉi unuaj kontaktoj, la grupo de Bolonio invitis al du estraranoj de nia grupo ĉeesti la feston de la 70-a jarreveno de la fondiĝo de ĝia grupo, kiel honoraj invititoj.

Ni esperas ke el tiu-ĉi kontaktoj rezultos fruktedonan kunlaboron inter la du grupoj, kiun favoros la disvastigon de Esperanto.

C. N. M. S.

INTERNACIAJ KONGRESOJ VIZITINDAJ

67-a Universala Kongreso de Esperanto

Antwerpen (Belgio), 24-a ĝis 31-a de Julio 1982

Organizita de de Universala Esperanto-Asocio, kun la temo: «Generaciaj aspektoj de Esperanto».

38-a Internacia Junulara Kongreso

Leuven (Belgio), 31-a Julio ĝis 7-a Aŭgusto 1982

Organizita de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, kun la temo: «Scienco kaj Socio». En tiu-ĉi kongreso partoprenos centoj da gejunuloj el la tuta mondo, precipe el Eŭropo.

C. N. M. S.

SE NE PARULUS…

  • Doktoro, ĉi tie mi alportas mian filon, por vidi ĉu vi povas kuraci lin, do, li estas ripetbalbutulo?.

  • Kaj li ripetbalbutas ĉiam?

  • Ne doktoro, nur kiam li parolas.

F. ULEKSO

Página 12 del original
Página 12 del original

KRUCENIGMO Nº 1 de ALIA-GO

[BILDO p.12] La krado de la krucenigmo, presita kiel granda nigra disko en kies interno la blankaj kvadratoj formas ŝtupforman romban (kruc-similan) figuron. Super la disko, la ciferoj 1 ĝis 9 numeras la kolumnojn; maldekstre de ĝi, la ciferoj 1 ĝis 9 numeras la vicojn. Neniu litero estas presita; la krado estas malplena.

HORIZONTALE: 1.-Simbolo de sulfuro. 2.-(Rad.) Tranĉi per segilo. 3.- Navigi kun kiom eble malplej multe da veloj en malbela vetero. 4.- Firme teni de sube, por malhelpi falon. 5.- Ne atinginta la aĝon postulatan de la leĝo. 6.- Fortega premo. 7.- (Rad.) Trajektorio de korpo, animata de perioda movo. 8.-(Rad.) Maniero, en kiu la objektoj sekvas unu la alian. 9.- La deknaŭa litero de la esperanta alfabeto.

VERTICALE: 1.-Simbolo de nitrogeno. 2.-Kvar plus tri. 3.- Bruneruĝa peza metalo, pli facile fandebla ol oro… 4.-Grajno de sablo. 5.- La naŭa monato de la jaro (laŭ la gregoria kalendaro. 6.- (Rad.) Idaro de Eneo. 7.- Kelkaj literoj el fitogena. 8.- Fariĝo. 9.- La unua litero.

SOLVO DE LA ENIGMO

Horizontale: 1.- S. 2.- Seg. 3.- Kapei. 4.- Subteni. 5.- Neplenaĝa. 6.- Premego. 7.- Orbit. 8.-Ord. 9.- O

Vertikale: 1.- N. 2.-Sep. 3.- Kupro. 4.- Sablero. 5.- Septembro. 6.- Geeneid. 7.- Inagt. 8.- Iĝo. 9.- A.

SOMERA VOJAĜO AL BELGIO KAJ NEDERLANDO

Por tiu-ĉi somero oni estas organizante grupvojaĝon por partopreni en la du internaciaj kongresoj, kiuj okazos en Belgio, kaj poste viziti la Centran Oficejon de Universala Esperanto-Asocio, en Rotterdam (Nederlando), kaj profiti la vojaĝon por koni ambaŭ landojn.

Se vi estas interesita vojaĝi kun ni, vi povas kontakti kun la sekretario de la grupo, Carlos Moya kiu informos al vi pri la detaloj de la vojaĝo.

Valencia Luno n.º 2 (julio de 1982)

Texto completo del número 2 de Valencia Luno, el boletín del Grupo de Esperanto de Valencia, de julio de 1982: 8 páginas transcritas del original.

Portada de Valencia Luno n.º 2, julio de 1982.
Portada de Valencia Luno n.º 2, julio de 1982.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1982_n02_jul

Qué tiene de especial este ejemplar

  • Los dos artículos largos del número van entrelazados: «10ª RENKONTIĜO DE LA VALENCIA ESPERANTISTARO» empieza en la página 1 y continúa en la 3, y «VI H.E.J.S. – TENDARO» empieza en la 2 y acaba en la 5. Ninguno de los dos lleva aviso de continuación: el texto de la página 1 se corta a media frase, en «La akto», y la 3 retoma con «estis prezentita de S-ro Albero».
  • El número da dos nombres al mismo concurso: el título de la página 4 dice «PROVERBA ESPERANTO-KONKURSO», pero la regla 4 de ese mismo concurso pide que en el sobre se escriba «Por la Proverbara Esperanto-Konkurso».
  • En la página 1 las comillas del tema del concurso de dibujos se abren y no se cierran nunca: «sub la temo «La valencianoj kaj Esperanto.» — el papel no marca dónde acaba el título.
  • El número nombra de dos y de tres maneras cosas que son la misma: el conferenciante sale como «Paskalo Pont» (p. 3), firma «P. PONT» (p. 7) y consta como «S-no Pascual Pont» en la lista de donaciones (p. 8); y la ciudad sale «Alicante» en la lista de grupos de la página 1 y «Alacant» en la de la página 2.
  • El artículo «Valencio al la mondo» de la página 7 esperantiza la paella como «paejo» y lo hace siempre entre comillas, en todo el artículo: «la «paejo»», «ili manĝas «paejon»», «por fari la «paejon»».
  • En el poema «Mons Caius» de la página 6 el original imprime junto «Firegistaroj altaj!», sin el guion que separaría el prefijo de «fi-registaroj».
  • Tres trozos del número van escritos a mano y no a máquina: el refrán que rodea el título de la página 4 («Kiam Kato promenas,.. / la musoj festenas.»), los dos cuadros de diálogo del chiste de Ulekso de la página 5 —donde el tartamudeo final va partido con puntos, «-JES..KE TIU HOR…LOĜO MAL..FRUADAS ..DU..ONON DA HO..RO.»— y las cifras grandes del teléfono nuevo del grupo en la página 3, «326 96 16».
  • Las páginas 3, 5, 6 y 8 dejan ver por transparencia lo que hay impreso en la otra cara de la hoja; en la página 3 se adivina incluso la cabecera verde de la portada.

Qué hay en este número

p. Título Idioma Firma
1, 3 10ª RENKONTIĜO DE LA VALENCIA ESPERANTISTARO epo J. Pérez Sempere
2, 5 VI H.E.J.S. – TENDARO epo Carlos N. Moya Seguí
3 LASTMOMENTA GRAVA SCIIGO epo
4 PROVERBA ESPERANTO-KONKURSO epo
5 HUMURO FAR ULEKSO epo Ulekso
5 Ŝerco pri la instruisto kaj la lernanto epo
6 MONS CAIUS (poemo) epo S. Ricarte
6 LA KAŬZO epo
7 VALENCIO AL LA MONDO epo P. Pont
8 KRUCVORTENIGMO Nº 2 epo Alia-Go
8 DONACOJ POR NIA GRUPO epo

El boletín, entero

Página 1 del original
Página 1 del original

[BILDO p.1] Kapo de la bulteno: granda verda rektangulo kiu okupas la supran trionon de la paĝo. Maldekstre, blanka desegnaĵo de la Turoj de Serranos (Torres de Serranos) de Valencio, vidata laŭ fronto. Malantaŭ kaj super la turoj, granda blanka duonluno kies kurbo formas la literon «C» kiu komencas la vorton. Meze kaj dekstre, per tre grasaj blankaj majusklaj sanserifaj literoj, la titolo en du linioj: «VALENCIA» supre kaj «LUNO» sube. Dekstre de «LUNO», granda kvinpinta stelo desegnita per blanka konturlinio, la esperanta simbolo.

BULTENO DE LA VALENCIA ESPERANTO – GRUPO

GRAN VIA FERNANDO EL CATOLICO, 45, 3.ª – VALENCIA-8

DUA EPOKO – Nº 2 JULIO 1982

10ª RENKONTIĜO DE LA VALENCIA ESPERANTISTARO

Castellón de la Plana akceptis, finfine, nian 10an Renkontiĝon de la valenciaj esperantistoj.

De antaŭ multaj jaroj, ni sopiris pri la ebleco kunveni en ĉi tiu bela urbo, en la norda parto de nia valencia geografio, kaj niaj deziroj realiĝis pasintan sesan de Junio.

Matene, je la 11ª, ĉe la Socia Centro de la Kulturministerio, estis pretigitaj ekspozicio pri fotografaĵoj el la Nacia Kongreso de H.E.F., okazinta en Castellón en la jaro 1958, kaj eta kolekto de desegnaĵoj, kiujn la valenciaj esperantistoj verkis por konkursi, en ĉi tiu okazo, sub la temo «La valencianoj kaj Esperanto.

Je la 12ª komenciĝis la Renkontiĝo. La salono estis plenplena de samideanoj. S-ro Hernández Aguilella, elkore bonvenigis la alvenintojn, nome de la esperantistoj el Castellón, kaj poste salutis al la ĉeestantoj, la reprezentantoj de la diversaj Grupoj partoprenintaj: Valencia, Alicante, Callosa, Cheste, Elda, Murcia, Burjasot, Esperanto-Muzeo el Sant Pau de Ordal kaj nome de la virinoj s-ino Malón. La akto

Página 2 del original
Página 2 del original

VI H.E.J.S. – TENDARO

Logroño, 9ª ĝis 12ª Aprilo 1982

La Hispana Esperantista Junulara Sekcio organizis sian kutiman jaran tendaron ĉe Logroño, estante la sesa fojo tiu ĉi jaro.

Ekde la 9ª ĝis la 12ª de la pasinta Aprilo, ariĝis en Logroño preskaŭ cent gejunuloj el multaj partoj de Hispanio (Valladolid, Bilbao, Zaragoza, Madrid, Alacant, Elx kaj Valencia). Ankaŭ estis inter la partoprenantoj du geesperantistoj el Irano.

Estas menciinda la granda partopreno de valencianoj, kiuj iris al la tendaro per buso luita de la grupoj de Elx kaj Valencia, en ĝi la vojaĝo fariĝis amuza kaj senlaca, danke al la agrabla etoso. El nia grupo de Valencia partoprenis dekkvin gejunuloj.

La unua tago (vendredo 9-an Aprilo) estis tago de interkonatiĝo inter la partoprenantoj, post la starigo de la tendoj. Vespere, multaj vizitis la urbon kaj gustumis la faman vinon de la Rioja, kion oni kutimis dum la aliaj tagoj.

La sabaton, ni estis vizitataj de la loka radio, kiu intervjuis al kelkaj el ni. Dum la tuta tendaro estis informoj per la radio pri Esperanto kaj nia tendaro. Vespere, okazis kunvenoj kaj kursoj (elementa kaj supera). Ankaŭ oni starigis informtablon ĉe centra promenejo de Logroño nomata El Espolón, kie informiĝis pri Esperanto multaj interesuloj.

La dimanĉon, matene, estis ekskurso al la antikvaj monaĥejoj de San Millán de la Cogolla (Yuso kaj Suso), kie troviĝas la glosoj en euskera kaj kastilia lingvo, unuaj skribaĵoj en tiuj lingvoj. Vespere daŭris la elementa kurso kaj kurso por profesoroj, fare de Dennis (usonano), kiu estas profesoro en Madrida Esperanto-Liceo; ankaŭ okazis kunvenoj de HEJS. Nokte, okazis granda adiaŭa festo, daŭrante plurajn horojn, kie oni amuziĝis multe.

Página 3 del original
Página 3 del original

estis prezentita de S-ro Albero, nia kara aktivulo el Burjasot.

S-no Zaragozá, kiel delegito de I.L.E.I., disdonis kelkajn diplomojn kaj donacojn al diversaj esperanto-instruistoj. Ankaŭ ricevis esperanto-diplomojn kelkaj gelernantoj el la Grupo de Callosa del Segura.

Nia kara grupano Paskalo Pont, prelegis en esperanto pri «Kvar vojaĝoj ĉirkaŭ la Tero», kaj ricevis fortajn aplaŭdojn.

La reprezentanto el Elda, proponis ĉi tiun urbon por la venontjara Renkontiĝo, kiu okazos la duan dimanĉon post Pasko.

Tuj poste, oni veturis al hotelo «Voramar», en Benicasim, por tagmanĝi, en granda nombro (pli ol 100 personoj) kun granda kamaradeco kaj apetito.

[BILDO p.3] Humura desegnaĵo, kiu okupas la dekstran duonon de la paĝo kaj ĉirkaŭ kiu fluas la teksto: aŭtobuso vidata laŭ tri kvaronoj de antaŭe-dekstre, desegnita per simplaj nigraj konturlinioj. Sur la fronta panelo, permane literumita, la vorto «ESPERANTO». En la stirejo, virino kun longa hararo kaj, ĉe la stirrado, ridetanta viro kun kravato. Tra la flankaj fenestroj kliniĝas eksteren dekduo da gajaj vizaĝoj, junaj kaj maljunaj, kiuj svingas la brakojn; kelkaj ĵetas siajn ĉapelojn, kiuj flugas super la tegmento de la buso.

Postagmeze, la valencia grupa aŭtoĉaro ekskursis al la Dezerto de la Palmoj.

J. Pérez Sempere

LASTMOMENTA GRAVA SCIIGO

Ekde nun, nia Grupo havas telefonon. Bonvolu noti nian numeron:

[BILDO p.3] Ĉe la piedo de la paĝo, maldekstre, nigra silueta desegnaĵo de malnova telefono kun tenilo sur forko. Dekstre de ĝi, per tre grandaj permane desegnitaj ciferoj:

326 96 16

Página 4 del original
Página 4 del original

[BILDO p.4] Kapo de la sekcio, en du linioj. La titolo mem estas presita per grasaj majusklaj sanserifaj literoj. Ĉirkaŭ la unua vorto, en kursiva manskribo, la du duonoj de proverbo: maldekstre «Kiam Kato promenas,..» kaj dekstre «la musoj festenas.»

PROVERBA ESPERANTO-KONKURSO

Estimata geleganto: Kuraĝu partopreni en nia «Proverba Konkurso», laŭ la jenaj reguloj:

1- Ĉiubultene ni publikigos kvin proverbojn.

2- Provu trovi en hispana lingvo ekvivalentajn proverbojn.

3- Ne traduku vorto post vorto, sed serĉu samsignifan esprimon. Ekzemple: Kiu bojas ne mordas – Perro ladrador, poco mordedor.

4- Sendu vian tradukaĵon al nia Grupo, skribante sur la koverto: «Por la Proverbara Esperanto-Konkurso».

5- Ni atendos viajn leterojn dum unu monato, ĝis la eliro de la sekvonta bulteno, do, sendu frue ilin.

6- Ni sumos vice la solvojn de ĉiu partoprenanto.

PREMIOJ:

Abono al Esperanto-gazeto, elektata de la venkinto. Se okaze estos kelkaj gajnintoj, ni lotos ĝin. La premion ni publikigos en nia bulteno, dum la venontjara Valencia Renkontiĝo.

Jen sube la unuaj proverboj:

1- Mono mondon regas.

2- Mono monon naskas.

3- Rusto mordas feron.

4- Lupo lupon ne manĝas.

5- Sperto saĝon akrigas.

Página 5 del original
Página 5 del original

Lundon matene, post vizito de televida raportisto de la elsendejo de Logroño, ĉiuj iris forirante hejmen, tiel finiĝante la tendaro, kun la espero partopreni en la venonta, kiu okazos en «Esperanto-Oazo», ĉe Gandia (Valencia), dum Sankta Semajno 1983. Tie, ni esperas ankaŭ vian partoprenon.

Carlos N. Moya Seguí

[BILDO p.5] Komikso en du bildoj, enkadrigita per rektangula linio. Supre, kiel titolo, per grandaj konturitaj literoj: «HUMURO» kaj, en manskriba kursivo, «FAR ULEKSO.»

Maldekstra bildo: en salono, maljuna viro en malhela kompleto, kun malkontenta mieno, levas la manojn; antaŭ li, ridetanta pli juna viro en helaj vestoj kun kravato staras kun la manoj malantaŭ la dorso. Sub la bildo, en aparta kadro, la dialogo per permane literumitaj majuskloj:

-ĈU VI DONAS AL MI LA MANON DE VIA FILINO, SINJORO? -JES, JUNULO, SED KONDIĈE KE ĜI ESTU LA MANO, KIUN ŜI ENMETAS EN MIAJN POŜOJN.

Dekstra bildo: ekstere, sur strato kun domoj fone, la maljuna viro staras malgaja kun la manoj en la poŝoj, dum la junulo, ridetanta, pendigas antaŭ li poŝhorloĝon je ĝia ĉeno. Sub la bildo, en aparta kadro:

… KAJ MI KUNPORTAS ANKAŬ VIAN HORLOĜON.ĈU VI DEZIRAS DIRI ION? -JES..KE TIU HOR…LOĜO MAL..FRUADAS ..DU..ONON DA HO..RO.

La instruisto en la lernejo demandas al unu el siaj lernantoj:

  • Kiel oni nomas al tiu viro kiu mortigas al alia viro?

La lernanto respondas tre rapide:

  • Al tiu kiu mortigis mian patron, oni nomis lin doktoro.

Página 6 del original
Página 6 del original

MONS CAIUS

Monkajo, Mons Caius, observisto rozkolora kaj blanka inter Kastilio kaj Aragono, ŝipo neĝa kaj alta tombita sur la kamp’de Tarazona kun supren la kil’akra. Sidejo de triboj, celo de reĝoj, loĝejo de uloj sanktaj, ŝtona standardo. Jaroj ne ekzistas por vi. Vi certe havas la trankvilon de la eterneco. Diru min, kiujn gravajn okazaĵojn vi spektis mutsilente?. Firegistaroj altaj!, ektremu timaj, sed ĝi iun tagon ekdiru verojn grandajn. Ho! ravmistera Monkajo, Mons Caius.

S. RICARTE (Valencio)

Marto, 1982

Ĉi tiu poemo estas silvo romanigita (silva arromanzada), farita dum la revena vojaĝo de la Logronja HEJS – Tendaro.

LA KAŬZO

Persono prezentas sin en la sendunga oficejo en Parizo, kaj petas ke oni enskribu lin sur la listo de la senlaborantoj.

  • Kiu estas via metio?

  • Balenkaptisto.

La oficisto rigardas lin mirigite.- Ĉu balenkaptisto, kaj kie vi kaptas ilin?

  • En la Kanalo de Suezo.

  • Sed… ĉu vi mokas min, sinjoro?. En la Kanalo de Suezo ne estas balenoj.

  • Precize pro tio mi estas sen laboro.

Página 7 del original
Página 7 del original

VALENCIO AL LA MONDO

Tiu ĉi sekcio celas esperantigi kaj disvastigi kelkajn faktojn de la valencia personeco; ĝia historio, ekonomio, moroj, manĝaĵoj,problemoj kaj aspiroj, iom post iom ni volas prezenti ilin al la mondo.

Ni volas komenci per la rizo, ĉar la rizo havas gravan lokon en pluraj sferoj de la valencia vivo. La barako, nia tipa loĝejo estas farita per rizpajlo kaj koto, kaj niaj tradiciaj manĝaĵoj baziĝas ĉefe en la rizo.

Sed estas sendube la «paejo» la plej distinga rizaĵo, pro sia jam longa internacieco, sed ankaŭ pro sia graveco en la sociala vivo. Ĉiam kiam la gevalencianoj kunvenas grandnombre por manĝi, ili manĝas «paejon». Kaj ĝi estas la nura manĝaĵo kiun multaj viroj fieras pro kuiro.

Por ke ĉiuj povu fari la «paejon» ni prezentas nun la recepton por kvar personoj:

Oni elektu kokon mezgrandan kaj tranĉas ĝin en dekkvar aŭ dekses pecojn kaj salmetas al ĝi. Verŝu decilitron de olivoleo en taŭgan paton (tre malprofundan) kaj kiam ĝi estos varma metu la kokon kaj etfritu ĝin dum kvin minutoj. Almetu malgrandan tomaton tranĉitan en pecetoj, hakitan ajlon, freŝajn fazeolojn, ĵusaj pizojn kaj kuleron da ruĝa pipro. Kiam ĉio estos sufiĉe etfritita, aldonu unu litron da varma akvo. Atendu ke ĝi bolas, kaj almetu iomete da safrano, dekduon da helikoj kaj la salon kiu al vi plaĉas. Atendu ke ĉio kuiru dum dekkvin minutoj per fajreto.

Almetu la akvon konsumitan dum la kuirado kaj almetu 350 gr. da rizo. Unue la fajro devas esti tre vigla, post du aŭ tri minutoj, mildigu la fajron dum la necesa tempo por ke la rizo estu finpreta (aliajn dek aŭ dekdu minutoj). Sekigu la rizon, lasante la paton sur la braĝo preskaŭ estingita dum kvin minutoj.

Surtabligu ĝin almetante plurajn pecojn da citrono, por ke la kunmanĝantoj metu al la rizo la sukon laŭ sia gusto.

P. PONT

Página 8 del original
Página 8 del original

KRUCVORTENIGMO Nº 2 de ALIA-GO

[BILDO p.8] Malplena krucvortenigmo dekstre supre, desegnita per grasaj konturlinioj sur reto de 9 kolumnoj kaj 9 vicoj. La kolumnoj estas numeritaj de 1 ĝis 9 supre, la vicoj de 1 ĝis 9 maldekstre, per permane skribitaj ciferoj. La figuro havas formon de kruco de Sankta Andreo (X): la kvar anguloj de la kvadrato elstaras kiel blokoj kaj la kvar mezaj flankoj estas fortranĉitaj per nigraj trianguloj, tiel ke restas du diagonalaj strioj kiuj kruciĝas en la centro. Tri ĉeloj portas nigran kvinpintan stelon anstataŭ esti liberaj: en vico 3 kolumno 3, en vico 5 kolumno 5, kaj en vico 7 kolumno 7 — do laŭ la diagonalo.

HORIZONTALE: 1.-Malgranda, malintensa. Numeralo. 2.-Generala vivmaniero kaj kutima konduto de iu popolo. Ne la sama, kiel iu aŭ iuj jam menciitaj. 3.-Prepozicio kiu montras direkton aŭ celon. Ordinare, ofte uzata de ĉiu, kaj tial seninteresa pro senoriginaleco. 4.-Eco de iu, io obstina. 5.-Prefikso signifanta komenciĝantan agon. Persona pronomo, singulara. 6.-Malgranda ina persono (ofte kun familiara nuanco). 7.-Havanta koloron aŭ aspekton de eburo (akuz.). Prefikso signifanta «Du». 8.-Havanta nenian efektivan valoron. Grasa likvaĵo, uzata por nutrado. 9.-Speco de angla biero. (Rad.) Centrifuga infloresko de pedunklaj floroj.

VERTIKALE: 1.-Nedaŭran inklinon al io. Interne. 2.-Teksaĵo el linaj, kotonaj fadenoj. (Rad.) Alta, rapide kreskanta plurjara herbo. 3.-Sufikso esprimanta kolekton da samspecaj objektoj. Arbo kreskanta en la nordaj terzonoj. 4.-Malluma, ne ebliganta klaran vidon. 5.-Sufikso de la pasiva prezenca participo. Artikolo. 6.-Senkolora likvo, produktata per distilo de terkarba gudro. 7.-(Rad.) Germana aŭ pola lancistino. (Mallongigo). Loka komitato. 8.-Egipta granda rivero. Konformi sin al tio, kion alia ordonas aŭ malpermesas. 9.-Tri vokaloj. Adverbo, montranta nedifinitan malgrandan kvanton.

Ni publikigos la solvon en la sekvanta numero.

DONACOJ POR NIA GRUPO

S-no Pascual Pont……………. 7000 pesetojn

KORAN DANKON

Valencia Luno n.º 3 (noviembre de 1982)

Texto completo del número 3 de Valencia Luno, el boletín del Grupo de Esperanto de Valencia, de noviembre de 1982: 8 páginas transcritas del original.

Portada de Valencia Luno n.º 3, noviembre de 1982.
Portada de Valencia Luno n.º 3, noviembre de 1982.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1982_n03_nov

Qué tiene de especial este ejemplar

  • En el ejemplar las hojas no van en el orden de lectura: el programa del Día de Zamenhof empieza en la página 3 y continúa en la 2, y la crónica del 67º Congreso Universal empieza en la página 5 y continúa en la 4.
  • El anuncio del curso por el método directo (p. 7) lo hace empezar «la pasinta sabato 6-a de Oktobro», pero el 6 de octubre de 1982 cayó en miércoles; los sábados más cercanos eran el 2 y el 9.
  • Algunos nombres propios salen con erratas que dificultan buscarlos: en la crónica del congreso (p. 5), «prof. G. Waringhier» por el gramático Gaston Waringhien y «d-ro Grahaham Leon», con una sílaba repetida; y «Oberwessel», con doble ese, por la villa alemana de Oberwesel (p. 7).
  • El número va mecanografiado con una máquina sin los signos del esperanto: donde toca «ĥ» imprime «ñ» —«paroña preĝejo» (p. 3), «ñoroj» (p. 4)—, y en «aĉan» (p. 2) el circunflejo va tecleado aparte, junto a la ce.
  • La composición «ĈU VI SCIAS RESPONDON?» (p. 2) está hecha letra a letra sobre cuatro curvas que se cruzan y forman una figura de abanico; las cuatro preguntas se leen siguiendo cada curva, no las líneas de la página.
  • En la página 8, arriba a la derecha y separada del texto, hay una inscripción corta compuesta con letras adhesivas negras, «ie ALTA-GO», con una letra colocada del revés; no pertenece a ninguna sección y su sentido no queda claro.
  • El original deja paréntesis sin cerrar: en el menú del banquete, «Fiŝo (Merluĉo aŭ» y «Viando (Porka lumbaĵo», y también «(fronte al «Hacienda»» (p. 3) y «Oberwessel (F. R. Germanio» (p. 7).

Qué hay en este número

p. Título Idioma Firma
1 LA PRUVO DE NIA PRAVO epo J. Bosch
2 Merkredo 15-a Decembro (Zamenhofa naskiĝtago) — daŭrigo de «TAGO DE ZAMENHOF» (p. 3) epo
2 VIZITO EL AŬSTRALIO epo
2 ĈU VI SCIAS RESPONDON? epo S. Ricarte
3 TAGO DE ZAMENHOF epo
4 Daŭrigo de «LA 67-a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO EN ANTVERPENO» (p. 5) epo Johano Antono Gimenez
5 LA 67-a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO EN ANTVERPENO epo Johano Antono Gimenez
6 NOVA SERVO DE LA GRUPO epo
6 KOTIZADO AL ORGANIZOJ KAJ ABONO AL REVUOJ epo
7 NOVA ELEMENTA KURSO PER LA REKTA METODO epo
7 26-a INTERNACIA SEMINARIO epo
7 KANDIDATIGO AL LA ESTRARO epo
8 KRUCVORTENIGMO Nº 3 epo
8 SOLVO DE LA ANTAŬA KRUCVORTENIGMO epo

El boletín, entero

Página 1 del original
Página 1 del original

[BILDO p.1] Kapo de la bulteno: verda horizontala bendo. Maldekstre, blanka desegnaĵo de la Turoj de Serranos (mezepoka pordego de Valencio). Apude, granda blanka lunarko kiu funkcias kiel komenca litero, kaj la vortoj VALENCIA LUNO per grandaj blankaj majusklaj literoj sur du linioj. Dekstre, kvinpinta stelo konturita blanke.

BULTENO DE LA VALENCIA ESPERANTO-GRUPO

GRAN VIA FERNANDO EL CATOLICO, 45, 3.ª – VALENCIA-8

DUA EPOKO – Nº 3 NOVEMBRO 1982

LA PRUVO DE NIA PRAVO

En ĉi tiu pasinta somero okazis kelkaj kongresoj, renkontiĝoj, tendaroj kaj privataj vojaĝoj de esperantistoj, kaj ĉiuj partoprenintoj povis sperti la valoron kaj la praktikan sencon de internacia ligvo.

La membroj de nia Grupo kiuj ĉeestis tiujn aranĝojn revenis plenaj de entuziasmo kaj iluzio pro la sukceso de sia interkompreniĝo. Ili faris novajn amikojn kaj estis ravitaj pro la atmosfero de simpatio kiu regis en tiuj eventoj.

Ĉio ĉi pruvas, ke nia idealo pravas, kaj se amasoj da personoj agus same, kaj en la tuta mondo estiĝus tia sento de amikeco, estus tre malfacile ke okazu tiaj kruelaj agoj, kiajn tre ofte la homaj okuloj vidas kun teruro en diversaj partoj de la tero.

Konscie de tiaj spertoj, ni devas daŭre persisti en la direkto, kiun ni prenis, por kunlabori per niaj malgrandaj fortoj por ke ĉie leviĝu movoj por la paco kaj harmonio inter ĉiuj homoj de la mondo.

J. BOSCH

Página 2 del original
Página 2 del original

Merkredo 15-a Decembro (Zamenhofa naskiĝtago)

7-a vespere: Unue, Johano Bosch (Prezidanto), parolos pri: «Signifo de la tago».

Poste, Festparolado pri interesa temo, fare de iu elstara membro de la Grupo.

VIZITO EL AŬSTRALIO

La pasintan mardon, 26-an de Oktobro, vizitis nin en nia ejo, la aŭstralia geparo Jim kaj Jennifer Dimo, kiuj faris lumbildprelegon pri naturaj kuriozaĵoj de Aŭstralio. Ili jam vizitis plurajn E-grupojn en Hispanio kaj la tuta Europo. La prelego estis sekvata kun granda intereso fare de la ĉeestantoj.

ĈU VI SCIAS RESPONDON?

[BILDO p.2] Tipografia komponaĵo: kvar demandoj tajpitaj laŭ kvar kurbaj linioj, litero post litero, kiuj krucas unu la alian kaj formas ventumilan figuron sur la paĝo. Ĉiu demando komenciĝas per «Kial» ĉe la maldekstra rando kaj finiĝas per demandosigno ĉe la dekstra. La kvar demandoj tekstas:

Kial lerni aĉan, frendan, strangan lingvon?

Kial lingvon studi dum jaroj kaj jaroj?

Kial fortimpozi nepropan lingvon?

Kial lingvaj al ni imperialismoj?

…. estante lingvo tiel laŭdindfacila,

…. estante lingvo bele logiksimplega,

…. estanta lingvo arte bonesprimega,

…. estante lingvo vere internacia.

S. RICARTE, Aprilo 1980

Página 3 del original
Página 3 del original

TAGO DE ZAMENHOF

Por festi la CXXIII datrevenon de la naskiĝo de la kreinto de Esperanto, la Grupo organizis la sekvajn aktojn:

Dimanĉo 12-a Decembro

11-a matene: Ĉe la apuda paroĥa preĝejo de Skta. Antono (strato Skta. Jacinto) la katolikaj esperantistoj partoprenos meson, memore al niaj forpasintaj gesamideanoj.

12-a matene: Ĉe la strato D-ro Zamenhof, oni surmetos laŭran kronon al la memorplaton pri nia Majstro.

Poste, kiuj deziros Vizitos la tombojn de la ĉefaj forpasintaj esperantistoj, ĉe la Urba Tombejo.

14,30-a tagmeze: Bankedo ĉe Restoracio «Casa Cesáreo», strato Guillén de Castro, (fronte al «Hacienda»

M E N U O

1.- Salato

2.- Paeljo

3.- Fiŝo (Merluĉo aŭ Viando (Porka lumbaĵo

4.- Deserto de la restoracio: Flano kun siropa persiko kaj glaciaĵo

5.- Kafo

Trinkaĵoj: Vino kaj minerala akvo

Prezo: 675 ptoj.

La manĝbiletojn estas aĉeteblaj ĉiutage, ĉe la Grupo, de 7-a ĝis 9-a vespere, ĝis la antaŭa vendredo, persone aŭ telefone (326 96 16). Neĉeesto postulas la pagon de la mendataj manĝbiletoj.

Página 4 del original
Página 4 del original

La konversacia kaj perfektiga kursoj estis animaj kaj viglaj. Amuzaj ekskursoj tra Belgio gvidataj de esperantistoj kaj interkonado plenplenis al ni ĉiun tagon, ne povante ĉeesti al paralellaboroj.

La ĉiutaga arta vespero amuzis al ni per muzikfolkloro, dancoj, ĥoroj, pupteatroj kaj kultura festivalo. Mi vidis du teatraĵojn en la teatrejo de Antverpeno: «Ĉu vi vidis jam la piedsignojn de l’ Profeto?» kaj «Gastamo», verkitaj kaj luditaj per hungaroj. Aliajn teatraĵojn kiel «Domo sen pordo», «Solaneca infero», «Evento» kaj aliajn ne atingeblajn sen perdi aliajn E-aferojn.

Ankoraŭ restas paroli pri kontaktoj kun la Urbodomo, Unesko, Monda Asambleo pri Maljuniĝo, la vizito de germanaj parlamentanoj de la Europa Parlamento, katolika meso en granda preĝejo Sta Jakobo, la sankta vespermanĝo en la protestanta preĝejo, radioamatoroj kaj multaj fakaj kunvenoj kiujn ni ne rememoras.

Finfine, mi precisas mallonge la kvar kongresajn rezoluciojn:

1- Inviti la organizaĵojn okupiĝantajn pri la problemoj de maljunuloj, utiligi E-on por faciligi internacian komunikadon kaj riĉigi la vivon de la maljunuloj.

2- Rekomendi al organizoj interesitaj en la komunikado, doni pli da atento al la sociaj kaj ligvaj dimensioj de la internacia komunikado, por evoluigi la Mondan Komunikan Jaron, speciale la Internacian Telekomunikan Union kaj Uneskon.

3- Alvoki al UN, UNESKO, praktike esplori la valoron de Esperanto en la internacia kompreniĝo inter la junularo, rekomendante studprogramojn en la lernejoj, universitatoj kaj klerigejoj.

4- Deziri ke la ŝtatoj-partoprenantoj en la Monda Turisma Kunveno en Akapulko, kuraĝigu la utiligon de la Internacia Lingvo por turismaj aferoj.

JOHANO ANTONO GIMENEZ

Página 5 del original
Página 5 del original

LA 67-a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO EN ANTVERPENO

De la 24-a ĝis la 31-a de julio okazis en Antverpeno (Belgio) la 67-a Kongreso de UEA. Tie ĉeestis multaj samideanoj de diverspartoj de Hispanio, do Valencio ne mankis, kvar anoj de nia Grupo aliĝis a la UK; samideanoj Félix Navarro, Carlos Moya, Elisa Solves kaj la subskribanto. Tie ni dispartigis nian tempon en E-aferoj sub etoso de internacia amikeco, kun preskaŭ 2.000 aliĝintoj el 51 landoj kaj multaj centoj da nealiĝantaj spektatoroj.

Grégoire Maertens, la Prezidanto de UEA, malfermis oficiale la Kongreson kaj post prezentado de ĉiuj podianoj parolis la gastparolisto de la tunizia ambasado, Mustafá Masmoudi, kiu parolis pri «La lingvaj malhelpoj en rilato kun la nova mondskala ordo de informado kaj komunikado». En sia gastparolado, Masmoudi, substrekis la nunan lingvan malekvilibron, ĉar 60% de scienca komunikado uzas la anglan, kiu estas la gepatra lingvo de ne pli ol 10% de la homaro.

Multaj E-aferoj okazis dum la kongresa semajno, elstarante inter aliaj la «Esperantologia Konferenco». Pro la partoprenantoj de la «cerboj» de nia movado, la sesio resultis entute tre altnivela, ĉar grava interveno estis tiu de prof. G. Waringhier, William Auld, H. Tonkin, Blanke, Lo Jacomo, Rossetti k.t.p. La diskutoj fokusiĝis ĉirkaŭ la temoj «evoluado-planado» kaj «fakterminoj» pri kiuj rezultis fine sufiĉe konkordaj opinioj aŭspiciante revenon al la originaj fontoj.

«La lerneja tago» ankaŭ donis al ni per d-ro Borman informon pri ekzamenoj kaj E-diplomoj laŭ ĉiu lando, ĉar sistemoj de ekzamenoj varias de lando al lando, krom la regularo pri E-ekzameno de UEA pri supera instrukapablo de la internacia ligvo necesas ellabori regularojn pri la aliaj gradoj de la ekzamenoj. La d-ro Grahaham Leon parolis pri komputiloj en la instruado, kaj demostris la uzon de la komputilo kaj ĝian precizan funkciadon. La posttagmezo estis dediĉita al modellecionoj.

Página 6 del original
Página 6 del original

NOVA SERVO DE LA GRUPO

La biblioteko de la Grupo, celas atingi grandan aron da malsamaj lernolibroj, por komencantoj kaj progresantoj en la lernado de Esperanto. Nia trafo estas duobla:

  • Konsultado de la gvidantoj, por elekti la plej taŭgan laŭ sia celo kaj nivelo de la kurseto.

  • Konsultado de la memlernantoj, por elekti la la plej taŭgan lernolibron laŭ sia evoluo, evitante fari netaŭgan akiraĵon.

Ni esperas vian uzadon kaj vian opinion.

KOTIZADO AL ORGANIZOJ KAJ ABONO AL REVUOJ

Se vi deziras rekotizi aŭ abonigi al iu el la ĉefaj revuoj kaj organizoj de la Esperanto-Movado, vi povas fari tion pere de la sekretario de la Grupo, Carlos Moya, kiu sendos la kotizojn kolektitajn al la koncernaj lokoj.

Peritaj organizoj kaj revuoj:

  • Universala Esperanto Asocio Ind. Membro (ricevas Jarlibron)= 800 ptj » » (abonanto revuo Esperanto)= 2.000 ptj

  • Hispana esperanto Federacio Ord. Membro (ric. rev. «Boletín») 750 ptj Subtenanta Membro ( » » )= 1000 ptj

Revuoj

«Heroldo de Esperanto» (duonmonata)= 1050 ptj

«Monato» (monata)…………….= 2700 ptj

«El Popola Ĉinio» (monata)= 480 ptj/unu jaro 808 ptj/du jaroj 1120 ptj/tri jaroj

NOTO: La junaj membroj de U.E.A. (malpli 26 jaraj) ricevas senpage la revuon «KONTAKTO» kaj tiuj de H.E.F. la revuojn «KONCIZE» kaj «HEJS-Juneco».

Página 7 del original
Página 7 del original

NOVA ELEMENTA KURSO PER LA REKTA METODO

La pasinta sabato 6-a de Oktobro, nia usona s-no Dennis Keefe komencis elementan kurson per la rekta metodo, kiu daŭrigos ĉiusabate, de 11-a ĝis 13-a matene. La profesoro estas fakulo pri instrumetodiko en lingvoj

26-a INTERNACIA SEMINARIO

Oberwessel (F. R. Germanio

De 27-an Dec. 1982 ĝis 3-an Jan. 1983

La Internacia Seminario estas kutima aranĝo organizita de la esperantistoj de F. R. Germanio, en kiuj partoprenas multaj esperantistoj el aliaj landoj (Francio, Nederlando, Belgio, Pollando, k. c.).

Dum la seminario estas pritaktata temon de aktuala intereso; tiu-ĉi jaro estas «La tradicia seminario en krizo». Kune kun la diskutoj kaj kunsidoj pri la temo okazas multaj aliaj aranĝoj (ekskursoj, dancado, speciala jarfina festo, k. c.), kun speciala atento al la du grupoj ĉeestantaj: junuloj kaj plenaĝuloj.

Se vi deziras informiĝi pri ĝi, vi povas kontakti kun la Sekretario de nia Grupo, Carlos Moya. Estas kelkaj interesitoj en Valencia kiuj deziras partopreni en la seminario, venu kun ni.

KANDIDATIGO AL LA ESTRARO

Alproksimiĝas la fino de la jaro, kaj do nia ĝenerala asembleo. En la ĝenerala asembleo okazos la ŝanĝoj de la estraranoj kiuj finos sian postenan periodon.

Do, ĉiu interesito kandidatiĝi, ĉeestu la estrarkunsidon kiu okazos la unuan sabaton de Decembro, je la 11-a matene, por sin proponi, aŭ kontaktu kun la Sekretario antaŭ tiu dato.

Página 8 del original
Página 8 del original

KRUCVORTENIGMO Nº 3

ie ALTA-GO [?]

[BILDO p.8] Supre dekstre, apartigita de la teksto kaj kompostita per grasaj glumarkaj literoj, mallonga surskribo «ie ALTA-GO»: la tria litero de «AL_A» estas metita renversita kaj la senco de la vico ne klaras.

[BILDO p.8] Malplena krucvortenigma krado, 9×9 ĉeloj, kun la ciferoj 1 ĝis 9 supre kaj 1 ĝis 9 maldekstre. La kontura formo estas ŝtupara, kruc- aŭ papilioforma: la anguloj mankas kaj la randaj vicoj estas mallongigitaj. Tri nigraj barĉeloj staras diagonale interne, ĉe la kruciĝoj vico 4–kolumno 6, vico 5–kolumno 5 kaj vico 6–kolumno 4.

HORIZONTALE: 1.-Interna korto kun portiko, ĉe la romaj domoj. 2.-(Rad.) Tio, kion devas diri aŭ fari aktoro en teatraĵo aŭ filmo. 3.-Vokalo. Havanta malhelflavan, polvobrunan koloron. Vokalo. 4.-Komuna nomo por ĉiuj el la dekpiedaj krustuloj. (Rad.) Natria karbonato uzata en mastrumo. 5.-Fiksa aŭ movebla kunaĵo el lignaj aŭ metalaj stangoj. (Rad.) Vulkano en Sicilio. 6.-Inklina je, kapabla je. Trinkinta tiom da alkoholaĵoj, ke la cerbo kaj muskoloj ne plu normale funkcias. 7.-Vokalo. Genro de manĝeblaj, maraj moluskoj. Malantaŭa duonvocalo. 8.-Demanda neŭtra pronomo. 9.-Ĉefurbo de Litovujo.

VERTIKALE: 1.-Malnova unuo de termezurado. 2.-(Rad.) Trabo, fortikigita ĉe unu ekstremo. 3.-Vokalo. La grajnoj de kakaarbo. Konsonanto. 4.-Longa, dika peco de arbo servanta por subteni konstruon. (Rad.) Uzi skiojn, por translokiĝi. 5.-Tre malmola tavolo de la terkrusto. (Rad.) Unuvalenta radikalo, kiu troviĝas en multaj organikaj kombinoj. 6.-Persona pronomo en pluralo, por ĉiuj seksoj. Hispana rivero. 7.-Simbolo de oksigeno. Ĉiela korpo kun difinita formo. Vokalo. 8.-Nedifinita pronomo signifanta «la homoj, multaj aŭ kelkaj personoj». 9.-Interjekcio, per kiu oni ss-lutas iun

SOLVO DE LA ANTAŬA KRUCVORTENIGMO

HORIZONTALE: 1.-Eta. Unu. 2.-Moro. Alia. 3.-Al. Banala. 4.-Obstino. 5.-Ek. Li. 6.-Etulino. 7.-Eburan. Bi. 8.-Nula. Oleo. 9.-Elo. Kim.

VERTIKALE: 1.-Ema. Ene. 2.-Tolo. Ebul. 3.-Ar. Betulo. 4.-Obskura. 5.-At. La. 6.-Anilino. 7.-Ulanin. L.K. 8.-Nilo. Obei. 9.-Uaa. Iom.

BONVOLU NOTI NIAN TELEFONNUMERON: 326 96 16

Valencia Luno n.º 4 (enero de 1983)

Texto completo del número 4 de Valencia Luno, el boletín del Grupo de Esperanto de Valencia, de enero de 1983: 12 páginas transcritas del original.

Portada de Valencia Luno n.º 4, enero de 1983.
Portada de Valencia Luno n.º 4, enero de 1983.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1983_n04_jan

Qué tiene de especial este ejemplar

  • Ninguna de las doce páginas va numerada, y todo el aparato editorial se reduce a una línea al pie de la última: «Deposito Legal V-1683-1983», sin acento y sin nombre de imprenta.
  • Contando las hojas tal como están en este ejemplar, los artículos no siguen su orden: «PARTOPRENO EN «EXPO-JOVE 1982″» empieza en la quinta página y acaba en la cuarta; «MI ĈEESTIS LA 67-an UNIVERSALAN KONGRESON» empieza en la séptima y acaba en la sexta; y la crónica del «38-a INTERNACIA JUNULARA KONGRESO DE T.E.J.O.» va de la octava a la undécima y de ahí a la décima.
  • El mismo número escribe el nombre de la ciudad de tres maneras: «València» con acento grave (p. 5 y p. 10), «Valencia» sin acento (la cabecera «VALENCIA-8», p. 8 y esa misma p. 10) y la forma esperantizada «Valencio» en el diálogo de la p. 6.
  • Algunos nombres propios salen mal impresos, lo que dificulta buscarlos: «Debresen (Hungario)» por Debrecen, donde se anunciaba el IJK de 1983 (p. 10); y, en la crónica de Lovaina, «Lovain-la-Neuve» por Louvain-la-Neuve y «Meedaal-arbaron» por el bosque que hay junto a Lovaina, probablemente el Meerdaal (p. 11).
  • El esperanto del número tiene formas propias que conviene no corregir al citarlo: «la teamo (ĉefe gejunuloj) kiun laboris» (p. 4), «por mi ne restas paroladproblemon» (p. 6), «mi elbuŝiĝas valizo en mane» (p. 7, donde parece haber «elbusiĝas», bajar del autobús), «la plej multo de la gekongresanoj estisloĝigitaj» (p. 8) y «Helmar Frank (kibekernikisto kiu laboras pri aŭtomata tradukado)» por kibernetikisto (p. 3).
  • Los ordinales van con la volada castellana en lugar de la forma esperantista: «67ª Universala Kongreso» (p. 7), «de 7ª ĝis 8ª» para los horarios de los cursos (p. 10) y «43ª KONGRESO DE HISPANA ESPERANTO-FEDERACIO / ZARAGOZA – de la 21ª ĝis 25ª Julio 1983» (p. 12); las horas llevan apóstrofo, «je la 18’30» y «je la 19’00» (p. 2).
  • Una nota titulada «ERARO» (p. 3) enmienda el boletín anterior: el tema del 26.º Seminario Internacional, ya celebrado en Oberwesel, no era el que allí se publicó, sino «La tradicia familio en krizo».
  • El número no lleva ninguna fotografía ni anuncio alguno: las únicas imágenes son la cabecera verde con las Torres de Serranos y la luna creciente, el emblema de «EXPO JOVE 82» con el globo aerostático (p. 5), las dos frases manuscritas que enmarcan el título del concurso de proverbios —«Kiam Kato promenas,..» y «la musoj festenas.»— (p. 9) y la retícula del crucigrama (p. 12).

Qué hay en este número

p. Título Idioma Firma
1, 3 TAGO DE ZAMENHOF – 1982 epo Carlos N. Moya Seguí
2 KUNVOKO AL ĈIUJ SOCIETANOJ POR LA ORDINARA ĜENERALA ASEMBLEO DE LA GRUPO epo
2 LIBROJ PRI ESPERANTO POR LA VALENCIAJ BIBLIOTEKOJ epo C. N. M. S.
3 «RADIO 80» PRI ESPERANTO epo C. N. M. S.
3 ERARO epo
5, 4 PARTOPRENO EN «EXPO-JOVE 1982» epo Carlos N. Moya Seguí
4 LA VALENCIA LUNO (poemo) epo S. Ricarte
7, 6 MI ĈEESTIS LA 67-an UNIVERSALAN KONGRESON epo Johano Antono Gimenez
8, 11, 10 38-a INTERNACIA JUNULARA KONGRESO DE T.E.J.O. epo Carlos N. Moya Seguí (València)
9 PROVERBA ESPERANTO-KONKURSO epo/spa
10 FALDFOLIO PRI ESPERANTO epo C. N. M. S.
10 ESPERANTO-KURSOJ EN NIA EJO epo
12 KRUCVORTENIGMO Nº 4 epo ALIA-GO
12 43ª KONGRESO DE HISPANA ESPERANTO-FEDERACIO epo

El boletín, entero

Página 1 del original
Página 1 del original

[BILDO p.1] Kapo de la bulteno: granda verda rektangulo kun la teksto kaj la desegnaĵoj rezervitaj en blanko. Maldekstre, la Torres de Serranos (la fortikigita urbopordego de Valencia) desegnita per konturlinioj; apud ĝi granda kreskanta luno kiu formas la komencan «C» de la vorto VALENCIA. Sube, per la samaj grandaj sansérifaj majuskloj, «LUNO», kaj dekstre kvinpinta stelo desegnita per konturlinio.

VALENCIA LUNO

BULTENO DE LA VALENCIA ESPERANTO-GRUPO

GRAN VIA FERNANDO EL CATOLICO, 45, 3.ª – VALENCIA-8

DUA EPOKO – Nº 4 Tel.: 326 96 16 JANUARO 1983

TAGO DE ZAMENHOF – 1982

123-a datreveno de la naskiĝo de la Majstro

Kiel anoncite en nia antaŭa bulteno, ni festenis alian jaron plu la datrevenon de la naskiĝo de L. L. Zamenhof, kreinto de Esperanto.

La dimanĉon, 12-an Decembro, matene, kiel tradicie, sur la memorplato de la strato Zamenhof, ni surmetis laŭran kronon omaĝe al la Majstro, kaj la kelkdekoj de ĉeestantoj kantis la unuan strofon de «La Espero». Je la dua vespere, ni bankedis ĉe la restoracio «Casa Cesáreo» en amika kaj agrabla etoso. En ambaŭ aktoj partoprenis, kiel antaŭaj jaroj, samideanoj de la grupo de Cheste.

La merkredon, 15-an Decembro, naskiĝtago de Zamenhof, tri elstaraj membroj de nia grupo prelegis en Esperanto pri tre interesaj temoj. Inter la ĉeestantoj troviĝis novaj lernantoj kiuj sekvis atente la paroladojn.

Unue, nia prezidanto, Juan Bosch, prelegis pri «Ĉu estas proksima la fina venko de Esperanto?», opiniante ke la ĉefa antaŭkondiĉo por la fina venko

Página 2 del original
Página 2 del original

KUNVOKO AL ĈIUJ SOCIETANOJ POR LA ORDINARA ĜENERALA ASEMBLEO DE LA GRUPO, KORESPONDANTA AL 1983

DATO: 28-an Januaro 1983.

HORO: 1-a kunvoko, je la 18’30.

2-a kunvoko kaj lasta, je la 19’00.

TAGORDO:

1.- Legado kaj aprobo de la antaŭa akto.

2.- Resumo de la aktivaĵoj dum 1982.

3.- Legado kaj aprobo de la bilanco de 1982.

4.- Projekto de aktivaĵoj por 1983.

5.- Legado kaj aprobo de la buĝeto por 1983.

6.- Renovigado de la estrarpostenoj vakantaj.

7.- Sugestoj kaj demandoj.

LIBROJ PRI ESPERANTO POR LA VALENCIAJ BIBLIOTEKOJ

Post la vizito de tri estraranoj de nia Grupo al la Konsilejo pri Edukado kaj Kulturo de la Generalitat Valenciana (Aŭtonoma Valencia Registaro) ĝi mendos por sendi al ĉiuj valenciaj popularaj bibliotekoj (preskaŭ tricent) la necesan kvanton de tri bazaj libroj pri Esperanto:

  • «Esperanto al alcance de todos» de F. Soler (Gramatiko).
  • «Poŝvortaro Sopena».
  • «El Esperanto» de Pierre Janton.

Per tiuĉi tri libroj, izoluloj povos informiĝi kaj memlerni Esperanton.

C. N. M. S.

Página 3 del original
Página 3 del original

estas ke la homo forigu sian egoismon kaj malamon al la proksimulo, post tio-ĉi venos tuj la enkondukon de Esperanto kiel internacia lingvo, simbolo de amo kaj paco inter la homoj.

Sekve, Félix Navarro, nia antaŭa prezidanto, prelegis pri «Aktualeco de la poemo LA VOJO, de Zamenhof», poemo kiu instigas nin ne perdi la fidon en la venko de Esperanto, daŭrigante nian laboron, propagandante al ĉiuj, ĉie kaj ĉiam; daŭrigis la prelegon citante kun sia entuziasmo, jam konata de ĉiuj, kelkajn el la multaj ekzemploj, kiuj montras, laŭ li la proksimecon de la fina enkonduko de Esperanto, kiel la propono kiun faros Jugoslavio favore al Esperanto, dum la venonta Kunveno de Nealiancitaj Landoj, okazonta dum Marto 1983 en Nov-Delhio (Hinda Unio).

Fine, nia estrarano kaj bibliotekisto Pascual Pont, prelegis pri «Tri gravaj esperantistoj: Hilda Dresen (verkistino), E. Lanti (fondinto de Sennacieca Asocio Tutmonda) kaj Helmar Frank (kibekernikisto kiu laboras pri aŭtomata tradukado)».

Carlos N. Moya Seguí

«RADIO 80» PRI ESPERANTO

La ĵaŭdon, 13-an de Januaro, nia sekretario Carlos Moya kaj nia usona Esperanto-instruisto Dennis Keefe, partoprenis en la frumatena programo «Para empezar» («Por komenci») de la valencia radioelsendejo «RADIO 80», kie parolis pri Esperanto kaj anoncis la komencon de la novaj kursoj en nia sidejo.

C. N. M. S.

ERARO

En la antaŭa bulteno ni eraris pri la temo de la 26-a Internacia Seminario, jam okazinta en Oberwesel (F. R. Germanio). La korekta temo estas: «La tradicia familio en krizo».

Página 4 del original
Página 4 del original

aliajn novajn en Esperanto, kaj li promesis studi la eblecon.

Do, ĝis ĉi tie la ĉefaj trajtoj pri nia partopreno en la foiro, kiu sukcesis danke al la teamo (ĉefe gejunuloj) kiun laboris, unuj pli ol aliaj, por pretigi kaj funkciigi ĝin, kaj ni finis esperante aranĝi pli bone venontfoje, tio estas, jarfine 1983, atendante pli grandan sukceson.

Carlos N. Moya Seguí

LA VALENCIA LUNO

Beletra angul’por junaj artistoj. Speguliĝo de pasioj trefortaj. Publikigilo de humuro mola. Esprimo de la kaŝitaj deziroj.

Interŝanĝo de ideoj bonaj. Komenco de havi leteramikojn. Disdonado tra lando de noticoj. Komunikil’de kamaradoj oldaj.

Anoncado de la okazantaĵoj en la lando. Diskonigado de novaj gegeniuloj kaj de niaj aĵoj.

Ilo por, certe, atingi plej fortan unuecon kaj povon. Ĉi skribaĵo estas nia «La valencia Luno».

S. RICARTE – Februaro 1982

Página 5 del original
Página 5 del original

PARTOPRENO EN «EXPO-JOVE 1982»

[BILDO p.5] Emblemo de la foiro, supre dekstre: aerbalono kun larĝaj striaj bendoj kaj korbo sub ĝi, super la nomo «EXPO JOVE» skribita per grandaj konturitaj majuskloj sur nigra fono, kaj sube la cifero «82».

La Grupo partoprenis en «EXPO-JOVE 1982» (Foiro por la junularo kaj la infanaro) kiu okazis de 26-XII-1982 ĝis 5-I-1983 ĉe la Internacia Montra Foirejo de València, kie ni havis standon subvenciita de la Urbestraro de València.

Ni havis grandan ‘sukceson. Informiĝis centoj da vizitantoj kaj estis disdonitaj pli ol kvin mil faldfolioj pri Esperanto, eldonitaj de Provinca Deputitaro de València. Ankaŭ ni renkontis antikvajn lernantojn kaj esperantistojn, kiuj ne havis kontakton kun la Movado de antaŭ kelkaj aŭ multaj jaroj.

En la stando elstaris bela muralo desegnita de F. Aliaga, kun alegorio pri Esperanto. Ankaŭ troviĝis ekspozicio de libroj kaj revuoj en Esperanto, montro de leteroj el la tuta mondo, afiŝoj pri kongresoj, mapo pri la etnaj lingvoj de Eŭropo, lumbilda kurso kaj dume aŭdiĝis muziko en Esperanto.

La unua tago, dum la oficiala inaŭguro, nia sekretario Carlos Moya donacis la libron «El Esperanto», de P. Janton, al Joan Lerma, Prezidanto de la Generalitat Valenciana (Aŭtonoma Registaro), kiu gaje akceptis ĝin kaj dankis pro tio.

La radioelsendejoj ankaŭ rimarkis nian partoprenon, el kie rezultis du intervjuojn: dum la unua tago estis intervjuata, dum sia deĵoro en la stando, nia samideano Isidro Rey, fare de «Radio Popular FM» kaj la alia estis farita al Carlos Moya, ĉe la stacio de «RADIO 80» (elsendata la 28-an decembro).

Estis surprizo por ni la vizito en la stando de la fama valencia kantisto Lluís Fornés «El Sifoner», kiu lernis Esperanton antaŭ dek jarojn. Ni proponis al li ke li registru siajn kanzonojn aŭ

Página 6 del original
Página 6 del original

ne scias kion fari. Mi honte vidas ambaŭflanke, sed nenio okazas, mia instruisto, ridetante, decidigas min kaj kapjesas. La sinjorino afable petas mian kongreskarton. Apud mi okulklina samideano ankaŭ petas informojn. Mi kuraĝas.

  • Pardonu sinjoro, estas la unua fojo ke mi aŭskultas E-fremlandanojn kaj estas scivolema por koni la aliajn prononcadojn.

He! Tiu sinjoro -mi pensas- komprenas min.

  • Jes, mi nomiĝas Ahn Songsan, de Koreo, kaj ankaŭ volas koni vian landon.

  • Mi loĝas en Hispanio.

  • En kiu parto?

  • En Valencio, ĉu vi konas ĝin?

  • Jes, mi loĝis tie antaŭtempe, ĉar mi estas profesoro de Geografio en Seoul, kaj faris mian tezon pri Hispanio…

Sufiĉe. Post kvaronhoro da parolado, mi konstatas ke E-o estas taŭga por interkomprenadi kaj ke por mi ne restas paroladproblemon.

Nun, mi volas aŭskulti polojn, poste bulgarojn, ĉinojn, japanojn…

  • Tiu sinjoro de la ruĝbireto, el kiu lando venas? Eble Egiptio? Mi ankoraŭ ne aŭskultis la prononcadon de la egiptoj… Sinjoro!… bonvolu!… atentu!… momenton!… Mi volas paroli iomete kun vi ĉar mi volas…

En tia maniero mi estis parolante kun almenaŭ unuopaj landanoj kaj konstatis finfine ke ili komprenis min kaj mi komprenis ilin.

Mi relegas la opinion de eminentulo: «Por ke la homoj povu interkompreniĝi, ili devas antaŭ ĉio havi la eblecon kompreniĝi. Esperanto redonu la aŭdon al tiuj surduloj, kies aŭdo estas barita per la muroj de ilia lingvo».

JOHANO ANTONO GIMENEZ

Página 7 del original
Página 7 del original

MI ĈEESTIS LA 67-an UNIVERSALAN KONGRESON

Post 24 horoj da vojaĝo mi atingas Antwerpen. Estas la unua fojo en kiu mi partoprenas en internacia esperanta kongreso. Kio okazos? Mi estas tre scivolema. Estas posttagmezo kiam S-ro Navarro kaj mi elbuŝiĝas valizo en mane, ni piediras la malmultajn metrojn ĝis la kongresejo. Mi vidas tre belan urbon kiu similas romanikan etoson, ĝi plaĉas multe al mi, sed tie, apud la stacidomo, ni vidas grandan afiŝon: «67ª Universala Kongreso de Esperanto». Mia korbatado rapidas ĉar alproksimiĝas la decida kaj atendata momento, se mi komprenos kaj estos komprenata, miaj revoj estos realaj, se ne mi forlasos la E-lingvon kaj liajn aferojn.

Mi parolas kun mia kunulo, mia E-instruisto S-ro. Navarro.

  • Ĉu vere mi sukcesos?

  • Certe, vi parolos kaj komprenos.

Ni eniras en la halon de la kongresejo kaj… Kio okazas? Mi streĉas miajn orelojn, malfermegas miajn okulojn, aŭskultante kaj vidante multegajn personojn kaj… mirinda momento.

Iu salutas alian.

  • Kara amikino, ekde la pasinta kongreso mi nenion scias pri vi. Ĉu vi ricevis mian bildkarton de Norvegujo?

  • Jes, mi ĝin ricevis en Hungario, sed pardonu min ke…

Mi ridetas ĉar mi komprenas fremdajn akcentojn sed ankoraŭ restas alian grandan momenton. Ĉu mia prononcado kaj parolado estos komprenata? Ni legas anoncilon: «Informoj». Mi preterlasas mian kunulon por antaŭ ol paroli povu konstati mian esperanton. Mi estas nerva, sed mi kuraĝas.

  • Sinjorino, bonvolu… mi estas hispano… mi

Página 8 del original
Página 8 del original

38-a INTERNACIA JUNULARA KONGRESO DE T.E.J.O.

LEUVEN (Belgio) 31-a Julio ĝis 7-a Aŭgusto

La sabaton 31-an de Julio komenciĝis en la ejoj de la Universitato de Leuven, flandra urbo de Belgio la 38-a I.J.K. de TEJO sub la temo «Scienco kaj socio». En ĝi partoprenis preskaŭ kvarcent gejunuloj el tridekunu landoj. La hispana partopreno konsistis el gejunuloj (preskaŭ tridek) de Sabadell, Madrid, Barcelona kaj Valencia; do estis notinda la manko de gejunuloj de aliaj hispanaj urboj.

Leuven estas belega urbo kun multaj antikvaj konstruaĵoj, tre bone konservitaj, el kiuj elstaras la gotika urbodomo. Ĉar universitata urbo, ĝi ĝuas studentan etoson dum la tuta lernojaro, trankviliĝante dum la studentferioj. En la urbo estas ebla la gustumo de iu el la multaj specoj de biero (nacia belga trinkaĵo), ĉe iu el la ĉarmaj trinkejoj kiuj tie ekzistas, kiel en la tuta lando.

La Universitato de Leuven havas longan tradicion, ĝi estis fondita en la 15-a jarcento. En ĝi studis multaj famuloj, kiel ekzemple Deziderio Erasmo, estante ĉiam grava kultura centro. Nun studas en ĝi 20.000 studentoj, ne nur belgoj, sed el multaj diversaj landoj.

Dum la IJK la plej multo de la gekongresanoj estisloĝigitaj en unu kaj dulitaj ĉambroj ĉe la studentaj restadejoj kiuj ekzistas en la Universitato, do en la kongresejo mem. Ankaŭ la plimulto manĝis en la restoracio (memserva) de la Universitato, kie oni kuiris por ni tre bongustajn kaj abundajn manĝaĵojn.

Parto el la partoprenantoj venis el la Universala Kongreso kiu okazis en la flandra urbo de Belgio Antwerpen, kie la gejunuloj malpli 26-jaraj ĝuis senpagan aliĝon.

La oficiala malfermo de IJK okazis la dimanĉon vespere, prezidita de la urbestro de Leuven, honora patrono de la kongreso, kun la ĉeesto de granda parto de la estraro de U.E.A. Matene, la gekongresanoj estis akceptitaj de la urbestro en la urbodomo, kie post la paroladetoj ni estis invititaj per freŝaj trinkaĵoj.

La programo de la IJK estis abunda, kun progra-

Página 9 del original
Página 9 del original

[BILDO p.9] Supre de la paĝo, du permane skribitaj kursivaj frazoj kiuj enkadrigas la titolon: maldekstre «Kiam Kato promenas,..», dekstre «la musoj festenas.». Inter ili, per tre grandaj grasaj sansérifaj presliteroj, la titolo.

PROVERBA ESPERANTO-KONKURSO

Reguloj kaj premioj: Legu la bultenon de Julio 1982, nº 2.

Solvo de la pasinta numero:

1- Por dinero baila el perro. Poderoso caballero es don dinero.

2- Dinero llama a dinero.

3- Gota a gota, la mar se apoca. Gota a gota, horada la lluvia la roca.

4- El lobo y la vulpeja, ambos son de una conseja. Lobos de una camada nunca se muerden.

5- La experiencia es madre de la ciencia.

Partoprenantoj kiuj atingis poentojn:

Vicente Martorell 5 poentoj, Francisco Aliaga 1 poento.

Jen sube la sekvontaj proverboj:

6- Dividu kaj imperu.

7- Neniu scias ĉion.

8- Promeso ne satigas.

9- Razisto raziston razas.

10- Deziro leĝojn ne konas.

Página 10 del original
Página 10 del original

programeroj, de la kunsidoj de la Komitato de TEJO, kies sesioj okazis dum kelkaj tagoj. En ĝi estas reprezentataj ĉiuj landaj sekcioj de TEJO, inter kiuj la hispana (HEJS), kaj kunvenas dum la junularaj kongresoj. La Komitato kaj la estraro estas organoj kiuj gvidas la internacian junularan organizon TEJO.

La kongreso estis solene fermita la vendredon vespere, sed finiĝis la sabaton 7-an de aŭgusto je la matenmanĝo, post kio ĉiuj sin adiaŭis kaj foriris, ĉu daŭrigante sian vojaĝadon, ĉu hejmen, sed certe kun la espero partopreni en la venonta IJK kiu okazos en Debresen (Hungario) dum la lasta semajno de julio 1983, kaj en kiu mi esperas la partoprenon de pli da gejunuloj de Valencia kaj de ceteraj lokoj de Hispanio.

Carlos N. Moya Seguí (València)

FALDFOLIO PRI ESPERANTO

La Provinca Deputitaro de València financis la eldonon de faldfolion pri Esperanto, verkita de la Grupo. La kvanto de la eldono estis dekmil ekzempleroj, kiuj estis pretaj por disdoni dum nia partopreno en «EXPO-JOVE 82», sed ankaŭ mankas dua eldono, kies kvanto estos almenaŭ de tridek mil ekzempleroj pli, kiuj estos presataj tuj kiam la eldonejo havos tempon.

C. N. M. S.

ESPERANTO-KURSOJ EN NIA EJO

10-an Januaro, du grupoj, de 7ª ĝis 8ª kaj 8ª ĝis 9ª, lunde, merkrede kaj vendrede.

18-an Januaro, de 7ª ĝis 8ª, marde kaj ĵaŭde.

Página 11 del original
Página 11 del original

meroj de mateno ĝis vespero. La plej multo de la prelegoj traktis la temon de la kongreso: «Scienco kaj socio»; ni povas mencii: «Scienco kaj pseŭdoscienco en la socio nuntempa» de Claude Piron (Svisio), «Kiel aktivas ŝintoa religio Oomoto por la mondpaco» de Takasi Agou (Japanio), «Ĉu scienco anstataŭ kristanismo?» de Ian Tarrant (Britio), «Edukado en Bocvana» de Jacques Lieve (Bocvana), k. c. Ankaŭ estis aliaj interesaj prelegoj pri astronomio, komputiloj, literaturo kaj filmoj kaj lumbildprezentoj.

Tre interesa programero estis la laborgrupoj, kiuj kunvenis kelkajn fojojn dum la kongreso, gvidataj de fakuloj pri la specifa temo: «Internacia popoldanco» de Robert Haddon (Britio), «Muziko» de Feri Floro (Hungario) kaj «Mi en la socio» de Tiburcjusz Tyblewski (Pollando); la du unuaj estis ĉefe praktikaj. Ankaŭ okazis diversnivelaj kursoj de Esperanto kaj enkonduka kurso pri la flandra lingvo.

La ĉefa kunvenejo estis tendego kie okazis la amuzaj aranĝoj. En ĝi funkciis trinkejo kio estigis en ĝi agrablan etoson, ĉar ĉiam troviĝis personoj babilante trinkante ion.

Ĉiuvespere okazis en la tendego festo: sabate, la interkona vespero; dimanĉe, la belga vespero (popoldancoj, muziko, kantoj kaj standardsvingado); lunde, flandra foiro (popolludoj kun ĝenerala partopreno); marde, varia vespero; merkrede, teatra vespero; ĵaŭde, internacia vespero (kun la partopreno de diversnaciaj kongresanoj); kaj vendrede, adiaŭa vespero. Post ĉiu vespera aranĝo oni dancis akompanataj de diskotekmuziko ĝis malfrue en la nokto.

Interesaj ankaŭ estis la ekskursoj. La mardon, ni vizitis la Reĝan Muzeon pri Mez Afriko kaj Meedaal-arbaron, kun antikva trinkejo (en Flandrio), poste la restaĵojn de la cistercia abatejo de Villers-la-Ville kaj la novkonstruita universitaturbo Lovain-la-Neuve, por franclingvanoj (en Valonio). La vendredon estis libervola ekskurso al Bruselo. Ankaŭ ni vizitis la bierfarejon «Stella Artois», kie ni estis tre bone akceptitaj kaj invititaj gustumi kelkajn specojn de biero kiuj estis fabrikitaj tie.

Estas grave mencii la okazigon, aliflanke de la

Página 12 del original
Página 12 del original

KRUCVORTENIGMO Nº 4

de ALIA-GO

[BILDO p.12] Supre dekstre, la malplena krucvortenigmo: reto de 9 kolumnoj kaj 9 vicoj, numeritaj permane de 1 ĝis 9 supre kaj de 1 ĝis 9 maldekstre. La figuro ne estas kvadrata sed simetria, iom papilioforma, kun elstaraj ĉeloj ĉe la anguloj kaj kun grandaj nigraj kampoj en la mezo kaj ĉe la flankoj.

HORIZONTALE: 1.-(Rad.) Esti en kontakto kun… (Rad.) Loko en la haŭto, malmoliĝinta pro la frotado. 2.-Moviĝis de unu loko al la alia. Plezurkunvene. 3.-Lingvo internacia kaj neŭtrala, publikigita en 1887. 4.-Literoj de oazo. Vokalo. Nomo de litero. 5.-Okupi iun rangon. 6.-Difina artikolo. Konsonanto. (Rad.) Ricevi ion por ĝin uzi dum difinita tempo pagante interkonsentitan prezon. 7.-Genro de fungoj. 8.-Filino de Kadmo kaj mardiino. Filo de Venera, fondinto de la roma gento. 9.-(Rad.) Densa bruna aroma likvaĵo, uzata kiel saŭco. Unuo de elektra resistanco.

VERTIKALE: 1.-En tiu loko. (Rad.) Tuŝi per la lipoj, por esprimirespektan amon aŭ admiron. 2.-Granda rabobesta mamulo. Speco de haroj, formanta la felon de ŝafoj kaj similaj. 3.-Tuto de la ŝipanoj sur kelkaj ŝipoj. 4.-Subjunkcio signifanta «kun la supozo ke». Vokalo. Simbolo de tantalo. 5.-Havanta formo de sfero. 6.-Simbolo de bario. Konsonanto. Prefikso, denove, returne. 7.-Lirika kaj sentimentala kanto. 8.-Vertikala dimensio en la suprenira direkto. (Rad.) Teologo-juristo, sen oficiala aŭ pastreca karaktero. 9.-Flanko de ŝipo, ŝirmita kontraŭ la vento. Tri vokaloj.

SOLVO DE LA ANTAŬA KRUCVORTENIGMO

HORIZONTALE: 1.-Atrio. 2.-Rol. 3.-A. Kakia. A. 4.-Krabo. Sod. 5.-Rako. Etni. 6.-Ema. Ebria. 7.-O. Ostro. U. 8.-Kio. 9.-Vilno.

VERTIKALE: 1.-Akreo. 2.-Ram. 3.-A. Kakao. V. 4.-Trabo. Ski. 5.-Roko. Etil. 6.-Ili. Ebron. 7.-O. Astro. O. 8.-Oni. 9.-Adiaŭ.

43ª KONGRESO DE HISPANA ESPERANTO-FEDERACIO

ZARAGOZA – de la 21ª ĝis 25ª Julio 1983

Deposito Legal V-1683-1983

Valencia Luno n.º 5 (abril de 1983)

Texto completo del número 5 de Valencia Luno, el boletín del Grupo de Esperanto de Valencia, de abril de 1983: 10 páginas transcritas del original.

Portada de Valencia Luno n.º 5, abril de 1983.
Portada de Valencia Luno n.º 5, abril de 1983.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1983_n05_apr

Qué tiene de especial este ejemplar

  • El ejemplar conservado está incompleto: el artículo de portada «ĜENERALA ORDINARA ASEMBLEO DE NIA GRUPO POR 1983» se interrumpe a media frase al pie de la página 1 («Post ĉi tio estis kompletigata») y la página 2 empieza ya con otro artículo. Falta al menos una hoja del número impreso.
  • La portada anuncia «Legu la Programon en ĉi tiu numero!», pero el programa del XI Encuentro del esperantismo valenciano, en Elda, no aparece en ninguna parte del ejemplar.
  • El número no lleva colofón: no consta en él ni imprenta ni depósito legal.
  • El crucigrama nº 5 (p. 10) va firmado «de Alia-go»; la traducción de la página 7 la firma Fco. Aliaga.
  • El número nombra la ciudad de tres maneras: «Valencio» en el artículo sobre el Tribunal de las Aguas (p. 7), y «Valencia» y «València» en la misma página 9 —la necrológica de Eduard Capdevila Buil y la nota sobre el Boletín de Información Municipal.

Qué hay en este número

p. Título Idioma Firma
1 [Anonco: XI RENKONTIĜO DE LA VALENCIA ESPERANTISTARO — Elda] epo
1 ĜENERALA ORDINARA ASEMBLEO DE NIA GRUPO POR 1983 epo
2 «ESPERANTO, VIVANTA LINGVO» epo F. Navarro
3 NIA SEKRETARIO EN LA ĴURNALO epo
3 [Anonco: Venu kun nia grupo al Elda] epo
4 NIA LIBRO-SERVO epo
5 GRAVA INFORMO epo MAGAMO
6 PROGRAMO DE ESPERANTO-KURSOJ 1983 epo
6 ESPERANTO-PRELEGO EN LA KAMPADISTA KARAVANISTA KLUBO DE VALENCIA epo
6 KARAVANOJ AL LA UNIVERSALA KONGRESO DE BUDAPEST epo C. M. M. S.
7 VALENCIAJ TRADICIOJ — LA TRIBUNALO PRI LA AKVO epo Esperantigis: Fco. Aliaga
8 MONDA TURISMO PER ESPERANTO (1983) epo Carlos N. Moya Seguí
9 NEKROLOGOJ (Eduard Capdevila Buil; Ramón Molera Pedrals) epo J. Bosch
9 TURISMAJ BROŜUROJ PRI VALENCIA EN ESPERANTO epo C. N. M. S.
10 KRUCVORTENIGMO Nº 5 epo de Alia-go
10 SOLVO DE LA ANTAŬA KRUCVORTENIGMO epo
10 [Ŝerco sen titolo: «Oni parolas pri amiko kiu ĉiam estas ebria»] epo

El boletín, entero

Página 1 del original
Página 1 del original

[BILDO p.1] Kaplinio presita en verda inko: sur verda fono, la blankaj majusklaj vortoj VALENCIA / LUNO. Maldekstre staras la silueto de la Torres de Serranos (la valencia urbopordego); la komenca litero de «VALENCIA» estas formita de blanka lunarko, kaj dekstre de «LUNO» estas kvinpinta blanka stelo.

VALENCIA LUNO

BULTENO DE LA VALENCIA ESPERANTO-GRUPO

GRAN VIA FERNANDO EL CATOLICO, 45, 3.ª – VALENCIA-8

DUA EPOKO – Nº 5 Tel.: 326 96 16 APRILO 1983

XI RENKONTIĜO DE LA VALENCIA ESPERANTISTARO

ELDA (Alicante) 17-an Aprilo 1983

Legu la Programon en ĉi tiu numero!

ĜENERALA ORDINARA ASEMBLEO DE NIA GRUPO POR 1983

La pasintan vendredon 18-an Februaro, vespere, kiel anoncite, okazis la Ĝenerala Ordinara Asembleo de 1983, post prokrasto de la antaŭa dato.

Kun la ĉeesto de malmultaj gesocietanoj disvolviĝis la asembleo. Dum ĝi estis aprobitaj la antaŭa akto, la bilanco de 1982 kaj la buĝeto por 1983. Estis prezentita la resumon pri nia agado dum 1982, sed la agadplena por 1983 ne estis prezentita ĉar, pro la gravaj ŝanĝoj en la Estraro, oni konsideris ke la nova Estraro rezultonta de la asembleo devos aranĝi ĝin.

Kiel lasta parto de la asembleo, post longa interparolado, estis elektataj la necesaj personoj por plenumi la postenojn de la demisiintoj kaj tiuj kiuj finis sian dujaran mandaton. Komence neniu deziris kandidatiĝi por la postenoj de prezidanto kaj kasisto, sed, finfine, tute sindoneme, akceptis la postenojn, respektive, Pascual Pont Martínez kaj José Pérez Sempere. Post ĉi tio estis kompletigata

[NOTO p.1] La artikolo ĉesas ĉi tie, meze de frazo, ĉe la malsupra rando de la paĝo. La daŭrigo ne troviĝas en la skanaĵo: paĝo 2 komenciĝas per alia artikolo. Mankas ankaŭ la Programo de la XI Renkontiĝo anoncita sur ĉi tiu paĝo («Legu la Programon en ĉi tiu numero!»), do la skanaĵo estas nekompleta — almenaŭ unu folio de la papera numero ne estas ĉi tie.

Página 2 del original
Página 2 del original

«ESPERANTO, VIVANTA LINGVO»

La ĉefredaktoro de la «Valencia Luno» diris al mi, ke mi rakontos iun ajn okazintaĵon el mia esperanta travivo. Kvankam mi pli preferas labori ol paroli aŭ skribi mi cedis al tiu sugesto.

Dum mia instruado de la Internacia Lingvo oni faris al mi multajn demandojn, kritikojn, antaŭjuĝojn. Mi rememoras nun unu el tiuj antaŭjuĝoj multfoje al mi farita:

«Esperanto, artefarita lingvo, ne povas esti vivanta idiomo».

Proksimume mi rezonis al ĉiuj tiamaniere:

Tiu argumento estas nur teoria ĉar la praktiko respondas tute kontraŭe kaj ni, esperantistoj, bone scias, ke nia kara lingvo, Esperanto, ne estas «artefarita». La radikojn, la vortaron de la Internacia Lingvo, Zamenhof bone elektis inter la plej internaciaj de la ĉefaj idiomoj naciaj, plej parte el la latina aŭ el la latinidaj lingvoj, precipe el la franca; ankaŭ grandparte el la germana, el la angla kaj kelkaj el la rusa, pola, k.t.p. Ekzemple:

Latindevena: Fuligo = fulgo; apud = apud; domus = domo; vir = viro.

Francdevena: citrone = citrono; chapeau = ĉapelo; rapide = rapido.

El la germana: Katze = kato; hund = hundo; trinken = trinki.

El la angla: street = strato; bird = birdo; letter = letero.

El la rusa: nepremenno = nepre; frukt = frukto; kajuta = kajuto; stal = ŝtalo.

El la pola: bazar = bazaro; buduar = buduaro; fasada = fasado; hamac = hamako.

Se la elpensinto de Esperanto estus kreinta ĉiun vorton tute arbitre, plene laŭplaĉe, tiam la Internacia Lingvo estus «artefarita» kaj tiuj vortoj estus tre malfacile memoreblaj. Zamenhof rimar-

Página 3 del original
Página 3 del original

kis, ke ĉiam pli, granda nombro da internaciaj radikoj estas ĝenerale uzataj en la modernaj lingvoj. Kiel bazo de la vortaro li prenis tiujn radikojn. Jen estas ekzemplo de tiu internacieco:

Rimarku la Esperanta radiko PARK (parko):

Latine: parcus; hispane=parque; portugale=parque; itale=parco; france=parc; germane=park; angle=park; pole=park; ruse=park.

Estas videble, ke nia genia Majstro, Dro. Zamenhof, ellaboris idiomon sur internacia lingvo-materialo kaj pro tio li sukcesis.

Vizitu la Internaciajn Esperanto-Kongresojn kaj via dubo, malkonfido, antaŭjuĝo tuj malaperos aŭdante centojn da parolantaj esperantistoj el la plej diversaj nacioj; tie oni parolas unu solan komunan lingvon al ĉiuj partoprenantoj, lingvo ne imperialisma, ne nacia kaj tial oni ofendas nenies lingvistikajn sentojn.

Do, konsekvence, ĉi tio pruvas ke «Esperanto estas vivanta lingvo».

F. NAVARRO

NIA SEKRETARIO EN LA ĴURNALO

La pasintan dimanĉon, 2-an Januaro 1983, en la fako «El personaje, hoy» («La rimarkindulo, hodiaŭ») de la valencia ĵurnalo «NOTICIAS AL DIA» («NOVAĴOJ JE LA TAGO») aperis intervjuo al nia sekretario Carlos N. Moya Seguí. Dum la intervjuo li parolis pri Esperanto kaj siaj vivspertoj rilate al ĝi.

[ANONCO p.3] VENU KUN NIA GRUPO AL ELDA kaj partoprenu en la

XI RENKONTIĜO DE LA VALENCIA ESPERANTISTARO!

Ni organizas vojaĝon per buso. Prezo:475 pesetojn

Página 4 del original
Página 4 del original

NIA LIBRO-SERVO

LERNOLIBROJ, VORTAROJ KAJ GRAMATIKOJ

Curso práctico de E-o, de Félix Navarro….. 200.-

El E-o al alcance de todos, de F. Soler….. 300.-

Perfraza metodo, de F. Zaragoza………….. 200.-

Junul-kurso de SAT……………………… 550.-

Iniciación al E-o, de Emilio Crespo………. 275.-

Legolibro, de Cink……………………… 200.-

Plena Analiza Gramatiko………………..2.000.-

Nuevo Método de Esperanto, de F. Diego……. 575.-

La Tuta Esperanto, de Henrik Seppik………. 325.-

Paŝoj al la Plena Posedo………………… 670.-

Amuzaj Dialogoj………………………… 585.-

La laŭta vekhorloĝo…………………….. 175.-

Poŝvortaro, de R. Sopena………………… 250.-

Vortaro de Esperanto, de E. Tudela……….. 200.-

Oportuna Vortaro de E-o, de Vilko Setälä….. 300.-

Vortaroj 808 vortoj, de Teodor Kilian…….. 50.-

Lernolibro de poŝo E-o, de Vrecka………… 130.-

Plena Ilustrita Vortaro de E-o………….4.200.-

Bildovortaro de Esperanto……………….. 475.-

[BILDO p.4] Humura desegnaĵo per plumo, sen subskribo. Ĉarpentisto kun kvadratita ĉapo kaj ŝelko martelas najlon en ĉerkon; antaŭ li kuŝas pluraj ĉerkoj kun kruco sur la kovrilo, kaj maldekstre staras stako da pliaj ĉerkoj. Fone videblas urbaj konstruaĵoj kaj du malvarmigaj turoj de atomcentralo kun fumanta kamentubo kaj la suno. Enmetita teksto: «ATOMENERGIAJ CENTREJOJ KREIGOS PLI DA LABORO.»

Página 5 del original
Página 5 del original

GRAVA INFORMO

Nia Libro-servo jam havas la faman verkon DON JUAN TENORIO, presita en Italio, tradukita de S-ro Mimó al Esperanto. Mi scias de bona fonto ke du akademianoj, probable la plej kompetentaj, diris «Ke ili trovis nenian eraron», konvenas ke vi tion sciu.

Dum la monato Aprilo ricevos donacon senpage, ĉiuj kiuj aĉetos unu ekzempleron; kostas 800 pesetojn.

Aperis en Hispanio NUEVO METODO DE ESPERANTO, lernolibro en hispanlingvo, verkita de la akademiano Fernando de Diego, presita en Italio, kaj jam oni povas aĉeti ĝin en nia Libro-servo.

La lernolibro estas tre interesa por lernanto de E-o kiu korekte konas la ĝeneralajn liniojn de la hispana lingvo, supozas la aŭtoro.

La libro havas pli ol 200 paĝojn, kaj la enhavo kensistas el gramatiko, prononcado, interpunkcio, dulingva leĝado, ĉiutagaj esprimoj, parolturnoj kaj proverboj, ekzercoj en hispana kaj E-o, vortareto.

Informaj artikolej pri la signifo de E-o kaj ĝia praktika laŭfaka disvastigo, ankaŭ havas adresaron de E-o-organizaĵoj en Hispanio kaj Sud-Ameriko.

Prezo: 575 pesetojn. (La venonta bulteno daŭrigos)

MAGAMO

[BILDO p.5] Humura desegnaĵo per plumo, subskribita «S. RICARTE». Nokta kampara sceno inter du arbotrunkoj, kun lunarko kaj muŝoj en la aero; kalva viro en kostumo kaj kravato, kun mieno de miro, portas televidilon sub la brako kaj tenas en la etendita mano la ŝtopilon de la kablo. Malantaŭe videblas horizonto kun arbustaro. Subskribo de la vinjeto: «—VE! ĈU ŜALTEJO?»

Página 6 del original
Página 6 del original

PROGRAMO DE ESPERANTO-KURSOJ 1983

13-an Aprilo: ELEMENTA KURSO, gvidata de S-ro Félix Navarro, lunde, merkrede kaj vendrede de 7ª ĝis 8ª aŭ de 8ª ĝis 9ª.

16-an Aprilo: ELEMENTA KURSO, gvidata de S-ro Dennis Keefe, sabate, de 11ª ĝis 1ª matene.

3-an Oktobro: ELEMENTA KURSO, gvidata de S-ro Félix Navarro, lunde, merkrede kaj vendrede de 7ª ĝis 8ª aŭ de 8ª ĝis 9ª.

ESPERANTO-PRELEGO EN LA KAMPADISTA KARAVANISTA KLUBO DE VALENCIA

La pasintan 8-an de Marto, vespere, nia aktiva nova prezidanto prelegis pri Esperanto en la sidejo de la Kampadista Karavanista Klubo de Valencia, kun la ĉeesto de pli ol dudek personoj, prelego kiu finis per amaso da demandoj al la preleganto. Eble estos aranĝata kurson tie baldaŭ.

KARAVANOJ AL LA UNIVERSALA KONGRESO DE BUDAPEST

Aŭgusto 1983

Estas kelkaj interesitoj pri grupa vojaĝo al la Universala Kongreso de Budapest. La vojaĝo estus per buso kaj estos vizitataj aliaj interesaj lokoj dum la vojaĝo. Se vi estas interesata, tuj kontaktu kun la Estraro, ĉar por antaŭvidi la eblecojn ni devas scii la preciza nombro de eblaj vojaĝontoj.

Madrida Esperanto-Liceo ankaŭ aranĝas karavanon al U.K. de Budapest, sed per aviadilo, do, se ne estas sufiĉa nombro da interesitoj por aranĝi la karavano en Valencia, ni vidos la eblecojn iri kun la madridanoj.

C. M. M. S.

Página 7 del original
Página 7 del original

VALENCIAJ TRADICIOJ

[BILDO p.7] Inter la du vortoj de la titolo, malgranda nigra emblemo: kronita ŝildo kun vertikalaj strioj — la blazono de la urbo Valencio — kun flugilformaj elstaraĵoj ambaŭflanke (stiligita vesperto[?], kiel en la urba blazono).

LA TRIBUNALO PRI LA AKVO

Por la valencia kamparo ekzistas fame konata tribunalo kiu havas kiel mision zorgi por la ĝusta efektivigo de la reguloj pri akvodisdono el la rivero Turia inter la valenciaj terkulturistoj.

Tiu ĉi tribunalo, unu el la plej malnovaj kiuj estas en la mondo (dum la jaro 1960ª oni celebris la jarmilon de ĝia kreado) estas la sola heredo kiu restas en la Valencia Regno el ĝia privilegia epoko. Kiam Jakobo la 1ª konkeris la muzulmanan valencian regnon, jam ekzistis ĉi tiu tribunalo; kaj li trovis tiel perfekta ĝian funkciadon ke li decidis la redaŭrigadon de ĝiaj normoj. Kaj kiam en 1707ª, Filipo la 5ª abolis la valenciregnajn privilegiojn, ankaŭ respektis tiun ĉi tribunalon, kiel unikan escepton inter la valenciaj privilegiaj organizaĵoj. La Tribunalo pri la Akvo estas konstituita de la sindikoj de la irigacikanaloj en la najbara kamparo, kaj oni kunsidas ĉiuĵaŭden je la dekdua tegmeze en libera aero, ĉe la pordo de la katedralo (nomita de la Apostoloj), en la urbo de Valencio. Se la ĵaŭdo estas festotago, oni kunsidas la antaŭtagon. Tiu ĉi tribunalo solvas ĉiujn konfliktojn kaj reklamaciojn kiuj oni prezentas pro malobeo pri la uzado de la kanalakvoj.

La maniero per kiu ĝi agadas estas senpaga, parola kaj konciza. La verdikto estas neapelaciebla. Dum la proceso oni uzas nur la valencian lingvon. La Tribunalo havas grandan influon kaj respektestimon inter la irigaciantoj el la najbara kamparo, pro la seriozeco, justeco kaj senpartieco pri ĝiaj decidoj, kaj ĝi estas konstanta studobjekto de scienculoj, laŭleĝaj fondaĵoj, irigacikanalaj organizoj el multenombraj landoj, kiuj mirigas la simplecon, saĝecon kaj efikecon pri ĝia funkciado.

Esperantigis: FCO. ALIAGA

Página 8 del original
Página 8 del original

MONDA TURISMO PER ESPERANTO (1983)

Kien iri ĉi somere en Esperantujo?

Estas jam tempo ke vi pripensu viajn teoriojn por la venonta somero, kaj profitu la okazon por partopreni en Esperanto-aranĝo.

Ĉio dependas de la tempo kaj la mono. Se vi ne deziras tro elspezi, vi povas partopreni en la Hispana Esperanto-Kongreso, okazonta en Zaragoza, de la 21-a ĝis la 25-a Julio (jam estas kelkaj interesitoj en la Grupo kiuj partoprenos en ĝi).

Se vi havas pli da mono, vi povas partopreni en multaj aranĝoj kiuj okazos eksterlande, inter kiuj elstaras:

  • Internacia Junulara Kongreso de TEJO 23-a ĝis 30-a Julio 1983 en Debrecen (Hungario)

  • Universala Esperanto-Kongreso de UEA 30-a Julio ĝis 6-a Aŭgusto 1983 en Budapest (Hungario)

  • Kastelo de Gresillón – Baugé (Francio) Interesaj kursoj dum la tuta somero en agrabla etoso.

  • Kultura Centro Esperantista – La Chaux-de-Fonds (Svislando). Diversaj interesaj kursoj.

  • Bulgario kaj Pollando organizas semajnajn kursojn diversnivelaj pri Esperanto dum la tuta jaro en lernejoj kaj restadejoj, dediĉitaj ekskluzive por Esperanto.

Kaj estas multe pli da aranĝoj por ĉiuj gustoj. Venu al la Grupo kaj ni konsilos vin kie iri ĉi tiu somero.

CARLOS N. MOYA SEGUI

Página 9 del original
Página 9 del original

NEKROLOGOJ

Eduard Capdevila Buil

La pasintan 12-an de Januaro nia kunsocietano Eduard Capdevila Buil mortis en Valencia. Li tre aktivis en Katalunio (kie li naskiĝis) kaj en Valencia. Tre kompetenta esperantisto, kunlaborinto de la «Kataluna Antologio», kompilita de Jaume Grau Casas, dekiu li estis tre bona amiko. Ni bedaŭras ĉi tiu forpason kaj kondolencas lian edzinon, s-ino Matilde Miralles, kaj lian filinon Matilde. La familio donacis la esperantan librokolekton de la forpasinto por la biblioteko de nia Grupo.

Ramón Molera Pedrals

La pasintan 28-an Januaro mortis nia elstara samideano Ramón Molera Pedrals, batalanto por Esperanto de antaŭ multaj jaroj. Li gvidis amasojn da Esperanto-kursoj kaj kreis sian kursos per korespondado, kiu gajnis la aprobon kaj laŭdon de tiuj lernantoj sekvintaj liajn kursojn kun sukcesa rezulto. Li estis tre bonkora homo, kiu atingis havi multege de geamikoj en la tuta mondo.

Ni deziras eternan ripozon al tiu samideano kaj bona amiko, kiu venkis en multaj bataloj por Esperanto, por kiu la cetera hispana samideanaro devos esti eterne danka. Ni ankaŭ kondolencas liajn edzinon kaj gefilojn.

J. BOSCH

TURISMAJ BROŜUROJ PRI VALENCIA EN ESPERANTO

Kiel informas la Urbodoma Bulteno (B.I.M.) de València en ĝia nº 56 (15-an Februaro 1983), laŭ decido de la Urbestraro rilate al propono de la urbkonsilanto pri informado s-ro Vicent Garcés, ekde nun, ĉiuj turismaj broŝuroj pri València eldonotaj de la Urbodomo aperos ankaŭ en Esperanto.

C. N. M. S.

Página 10 del original
Página 10 del original

KRUCVORTENIGMO Nº 5

de Alia-go

[BILDO p.10] La krucvortenigmo mem: ronda nigra kampo kun la blankaj kvadratoj enskribitaj en rombo-forma figuro. Supre, la kolumnaj numeroj 1 2 3 4 5 6 7 8 9; maldekstre, la vicaj numeroj 1 ĝis 9.

HORIZONTALE: 1.-Mallongigo de taro. 2.-Adverbo kiu signifas «nur per si, spontanee, k.t.p. 3.-Saktio de Ŝivao, alnomata la Nigra. 4.-Posedante talenton. 5.-(Plur.) Muzikistoj ludantaj diversajn instrumentojn sub la direktado de estro. 6.-(Rad.) Medikamento kontraŭ la dormomalsano. 7.-Finaĵo de teknikaj vortoj, indikanta la specialiston pri la fako montrita de la radiko. 8.-Grupo da homoj kunigitaj per kuneco de la sama agado aŭ celo. 9.-Simbolo de oksigeno.

VERTIKALE: 1.-Vokalo. 2.-Prepozicio signifanta ke movo komenciĝas ĉe unu ekstremo kaj atingas la alian. 3.-Iu ajn el pli ol mil specioj el centoj da diversaj genroj sub la familio kaktacoj. 4.-Ĉiu el la du ostaj elstaraĵoj ĉe la ekstera kaj la interna flankoj de la piedartiko. 5.-Instrumento por observi la astrojn. 6.-(Rad.) Entera aŭ subtera kavaĵo, el kiu oni elfosas substancojn (3 literoj). Literoj de tusilago (4 literoj). 7.-Nomo de ĉiu el la du koraj kavoj. 8.-(Rad.) Dio de la ventoj. 9.-Finaĵo de la pluralo.

SOLVO DE LA ANTAŬA KRUCVORTENIGMO

HORIZONTALE: 1.-Tuŝ. Kal. 2.-Iris. Bale. 3.-Esperanto. 4.-Oa. O. To. 5.-Rangi. 6.-La. D. Lu. 7.-Kantarelo. 8.-Inoa. Eneo. 9.-Soj. Omo.

VERTIKALE: 1.-Tie. Kis. 2.-Urso. Lano. 3.-Siparanoj. 4.-Se. A. Ta. 5.-Ronda. 6.-Ba. G. Re. 7.-Kantileno. 8.-Alto. Ulem. 9.-Leo. OOO.

Oni parolas pri amiko kiu ĉiam estas ebria.

  • Li komencis trinki la vinon miksitan kun akvo, poste sen akvo.

  • Kaj nun?

  • Li drinkas ĝin anstataŭ akvon.

Valencia Luno n.º 6 (julio de 1983)

Texto completo del número 6 de Valencia Luno, el boletín del Grupo de Esperanto de Valencia, de julio de 1983: 10 páginas transcritas del original.

Portada de Valencia Luno n.º 6, julio de 1983.
Portada de Valencia Luno n.º 6, julio de 1983.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1983_n06_jul

Qué tiene de especial este ejemplar

  • De cada hoja solo se reproduce una cara: los dorsos faltan. Por eso la crónica de portada sobre el XI Encuentro del esperantismo valenciano en Elda se corta a media frase al pie de la página y queda sin firma, y la sección del concurso de la página 2 empieza directamente con las soluciones.
  • Por la primera página se transparenta, invertido, el texto del dorso que falta: se leen el final de la crónica de Elda («Per bankedo de la Restoracio de la casa Centro finiĝis la Renkontiĝo, kaj ĉiuj ekveturis reen.»), el titular «75 JUBILEO DE FRATECO» y el anuncio del Encuentro del año siguiente, después de Pascua de 1984.
  • El título de la página 2 es medio manuscrito: las palabras «Kiam Kato promenas,..» y «la musoj festenas.» están escritas a mano con pluma, a uno y otro lado de la palabra impresa «PROVERBA».
  • La lista de libros a la venta (pp. 4 y 5) marca los precios con signos de repetición —la unidad «ptoj.» solo aparece en la primera línea—, y «La Sankta Biblio» es el único título que lleva la línea de puntos sin precio alguno detrás.
  • El nombre de la redactora de «Heroldo de Esperanto» sale impreso como «Ada Fighiera-Sirkorska» (p. 8): el apellido es Sikorska, y con la erre de más no se encuentra al buscarla.
  • El calendario de los Días de Esperanto (p. 3) escribe las fechas con el ordinal castellano y el mes en esperanto: «7ª julio 8ª septembro 6ª oktobre 3ª novembro 1ª decembro 12ª januaro».
  • El esperanto de este número pone a menudo el sujeto en acusativo: «okazis nian XI Renkontiĝo» (p. 1), «Estas menciinda la ĉeeston» y «Tre interesa estis la intervjuon» (p. 8). Son formas del propio original.

Qué hay en este número

p. Título Idioma Firma
1 XI RENKONTIĜO DE LA VALENCIA ESPERANTISTARO — ELDA (Alicante) epo
2 ESPERANTO—KONKURSO epo, spa
3 ESPERANTA TAGO, estas tago por praktiki Esperanton epo Pascual Pont
4 NIA LIBROSERVO · AĈETEBLAJ LIBROJ epo
5 (desegnaĵo: arbo plena de birdoj) S. Ricarte
6 SEMINARIO DE T.E.J.O — «Partopreno en amaskomunikiloj» epo Carles N. Moya i Seguí
7 VOJAĜO POR PARTOPRENI LA 68-an UNIVERSALAN KONGRESON DE ESPERANTO epo
8 VII H.E.J.S. – TENDARO epo Carles N. Moya i Seguí
9 SOCIETA VIVO (Nia fotisto kaptis la novajn geedzojn · I Volta a Peu a Valencia · Nova esperantistino) epo MAGAMO
10 KRUCVORTENIGMO Nº 6 epo de Alia-go

El boletín, entero

Página 1 del original
Página 1 del original

[BILDO p.1] Kapo de la kovrilo: verda rektangula bloko. Maldekstre, blanke desegnitaj, la du poligonaj turoj de urba pordego (la Serranos-turoj de Valencio); antaŭ ili granda blanka lunarko kiu formas la komencan literon de la titolo. En la centro, per grandaj blankaj majuskloj, «VALENCIA LUNO» en du linioj. Dekstre, granda kontura kvinpinta stelo.

BULTENO DE LA VALENCIA ESPERANTO-GRUPO

GRAN VIA FERNANDO EL CATOLICO, 45, 3.ª – VALENCIA-8

DUA EPOKO – Nº 6 Tel.: 326 96 16 JULIO 1983

XI RENKONTIĜO DE LA VALENCIA ESPERANTISTARO

ELDA (Alicante)

[BILDO p.1] En nigra kadro, la blazono de Elda: ŝildo kun kastelo el tri turoj kaj, super ĝi, heraldika floro; supre reĝa krono, kaj ĉirkaŭ la ŝildo laŭra kaj palma branĉoj kunligitaj malsupre.

La pasintan 17-an de Aprilo, plurfoje, okazis nian XI Renkontiĝo ĉe la industria urbo Elda.

En ĉi tiu okazo, la rezultato estis brila pro la alta partopreno, bona organizo kaj taŭga kunvenejo.

Je la 11-a matene komenciĝis la akto, sub la prezido de la urbestro de Elda D. Roberto García Blanes kaj de la kunordigantino de la tieaj esperantistoj S-ino Joaquina Aguado. Post enkondukaj vortoj de S-ino Aguado, la urbestro bonveninigis kaj dankis nin pro la elekto de Elda kiel renkontiĝurbo. Poste li faris laŭdon pri Esperanto kaj ĝia idealo, al kiu li sentis tre identigita, reliefante la rolon de nia movado, kiel instrumento de tutmonda komunikado, kiu forigas landlimojn inter la popoloj, kaj estas la espero por la homaro, kun armonio, bazita en la fratigo inter ĉiuj homoj.

Página 2 del original
Página 2 del original

[BILDO p.2] Komponita titolo: la vortoj «Kiam Kato promenas,..» kaj «la musoj festenas.» estas manskribitaj per kursiva plumo, maldekstre kaj dekstre de la presita vorto «PROVERBA»; sube, per grandaj presitaj majuskloj, «ESPERANTO—KONKURSO».

Kiam Kato promenas,.. PROVERBA la musoj festenas.

ESPERANTO—KONKURSO

Reguloj kaj premioj: Legu la bultenon de Julio 1982, nº 2.

Solvo de la pasinta numero:

6- Dividu kaj imperu. Divide y vencerás.

7- Neniu scias ĉion. Nadie nace sabiendo.

8- Promeso ne satigas. Todas las promesas son cartas de amor.

9- Razisto raziston razas. Una mano lava la otra y las dos la cara.

10- Deziro leĝojn ne konas. A Roma por todo.

Partoprenantoj kiuj atingis poentojn:

Francisco Aliaga 5 poentoj, Vicente Martorell 4 poentoj

Jen sube la sekvontaj proverboj:

11- Falinton ĉiu atakas.

12- La muro havas orelojn.

13- Neniu rozo sen dorno.

  1. Silento estas konsento.

  2. Akvo kura, akvo pura.

Página 3 del original
Página 3 del original

ESPERANTA TAGO, estas tago por praktiki Esperanton

La pasintajn 5-an de majo kaj 9-an de junio, ni efektivigis du esperantajn tagojn, kiuj kiel jam diras la titolo, estas la tagoj por praktiki Esperanton parole.

Esperanto bezonas multajn agojn: instrui, lerni, skribi, traduki, propagandi, ktp, sed se ni volas ke nia lingvo vere estu vivanta lingvo, nepre ĝi devas esti lingvo parolata.

Tial ni aranĝis unu fojon monate, laŭeble la unuan ĵaŭdon de ĉiu monato, tian renkontiĝon, kiu havas nur unun celon: paroli kaj aŭskulti esperanton.

La afero daŭras du horojn, de la 7-a ĝis la 9-a vespere, kaj parolas kvar samideanoj po duonhoro. Dum la pasintaj esperantaj tagoj jam parolis s-noj Navarro, Madrigal, Pont, León, Aliaga, Moya kaj Ricarte.

La temoj estis variaj, ĉefe pri nia movado kaj pri Valencio, sed ankaŭ kanzonoj kaj spritaĵoj. Nia intenco estas ankaŭ pli varii, kaj pro tio oni bezenas la kunlaboron de ĉiuj samideanoj. Se vi volas paroli pri iu ajn temo, vi nur devas komuniki ĝin al la estraro.

Kaj se vi volas nur aŭskulti, venu ankaŭ por pruvi la taŭgecon de via Esperanto. Ankaŭ estas bona okazo por konvinki al tiuj kiuj dubas pri la reala ebleco de nia lingvo kaj por kunvenigi la esperantistaron el Valencio, ĉar bedaŭrinde multaj geesperantistoj nur estas retroveblaj dum la Zamenhofa Tago, kaj ni fidas ke en la estonteco ni povos retrovi ilin la unuajn ĵaŭdojn el ĉiu monato.

La venontaj Esperantaj Tagoj okazos la

7ª julio 8ª septembro 6ª oktobre

3ª novembro 1ª decembro 12ª januaro

Venu kaj kunlaboru kun la Esperanta Tago

Pascual Pont

Página 4 del original
Página 4 del original

NIA LIBROSERVO

Vi jam povas aĉeti la novan kaj belan horloĝon de la marko BONAN TAGON, kun malgranda verda stelo. La svisa brakhorloĝo povas esti de Kvarco aŭ Aŭtomatika, estas por viro kaj virino. Ĝi havas garantion dum unu jaro.

Prezo: 9.500 pesetojn.

[BILDO p.4] Supre dekstre, per grandaj grasaj majuskloj, la markonomo «BONAN TAGON». Sub ĝi, foto de brakhorloĝo kun metala maŝoringa brakringo: ronda ciferplato kun stangetaj horindikiloj, la surskribo «BONAN TAGON» kaj steleto sub la aksoj, la vorto «QUARTZ» malsupre kaj datfenestro kun la numero 27 dekstre.

[BILDO p.4] Desegnaĵo en nigra kadro: poŝfajrilo vidata oblikve, kun la markosigno «ZOR» sur la korpo; maldekstre, granda plenigita kvinpinta stelo kaj apud ĝi la vorto «ESPERANTO» per grandaj majuskloj.

Nia Libroservo eldonis la novan poŝfajrilon de la marko ZOR. Ĝi estas blanka, kaj aperas la vorto ESPERANTO kaj verda stelo. Prezo: 125 pesetojn.

AĈETEBLAJ LIBROJ

Titolo Prezo
Eŭropa Klubo 45 ptoj.
El Esperanto, de Pierre Janton 270 «
Babel 250 «
Apuntes sobre un idioma 100 «
Revuo, La sesdekoka 240 «
Al abelujo ĝi flugas 125 «
Kajn kaj Abel 625 «
Historio de Esperanto 300 «
Sudbohemiaj burgoj kaj kasteloj 150 «
Rakontoj el unua poŝo kaj… 600 «
Geografio de Ĉinio 130 «
Taglibro de Kongresano 100 «
Esperanto en perspektivo 3.695 «
Tridek reguloj 350 «
Trigroŝa Romano 435 «
18-aj Floraj Ludoj 200 «
Poemoj elektitaj 200 «
Lusin sovaĝa herbaro 105 «

Página 5 del original
Página 5 del original

Titolo Prezo
Koloraj nuboj 160 ptoj.
Vizito al lernejo 80 «
La reforma movado 130 «
Skizo pri Ĉinio 175 «
La Lando de Alvargonzalez 150 «
Instrua amuzo 125 «
Turista kantaro 250 «
Niaj fabeloj 165 «
La Sankta Biblio «
Don Juan Tenorio 800 «
Don Quijote de la Mancha 2.900 «

(La venonta bulteno daurigos)

[BILDO p.5] Plumdesegnaĵo okupanta la malsupran duonon de la paĝo: senfolia arbo kies ĉiu branĉo estas plena de birdoj — kelkdek birdoj vice sidantaj sur la branĉoj, kaj unu sola sur la supra pinto. Ĉe la piedo de la trunko staras eta homfiguro kun ĉapelo kaj barbo, tenanta hakilon super la ŝultro; sur la tero antaŭ ĝi kuŝas kelkaj birdoj kaj ŝtonoj. Sube dekstre la subskribo: S. RICARTE.

Página 6 del original
Página 6 del original

SEMINARIO DE T.E.J.O

«Partopreno en amaskomunikiloj»

Strasburgo (Francio) 24-an ĝis 30-an Majo 1983

La Komisiono pri Eksteraj Rilatoj de T.E.J.O, junulara fako de Universala Esperanto-Asocio, okazigis seminarion je tria fojo, en la Eŭropa Junulara Centro de la Eŭropa Konsilio, kaj subvenciata de la Eŭropa Junulara Fondaĵo. Daŭriganto sian politikon, la seminario estis per, kaj ne pri Esperanto, kun la celo montri la praktikan utilecon de ĝi.

La partopreno estis limigita al 35 aktivuloj, kaj estis sufiĉe varia; venis junaj esperantistoj el: Belgio, Britio, Danlando, F. R. Germanio, Hispanio, Hungario, Israelo, Italio, Jugoslavio, Kanado, Luksemburgio, Nederlando, Norvegio, Pollando kaj Svisio; entute 15 nacioj. La Europa Junulara Fondaĵo repagis al ĉiuj la tutajn vojaĝkostojn, inkluzive al kelkaj kiuj rajtis iri per aviadilo. Nur oni devis pagi simbolan pagon (ekvivalenta al trimil ptoj.) por la restadkostoj.

La manĝado estis bonega, kaj ni estis tre bone lokigitaj, ĉefe en unulitaj ĉambroj kun banĉambro. La Eŭropa Junulara Centro estas tre bone aranĝita kaj ekipita, kio certigas la komforton de la gastoj kun laborĉambroj, saŭno, salonoj, ludejo kaj propra kuirejo.

La laborkunvenoj disvolviĝis en laborĉambro kun granda tablocirklo ekipita kun paroliloj kaj aŭskultiloj por la simultana tradukado. Ni laboris la tutan tagon kun la necesaj paŭzoj por ripozi kaj manĝi, kaj finiĝis je la 20-a, kiam estis libera tempo, kiun ni pasigis ĉu en la centro interbabilante, aŭskultante muzikon, ĉu en la saŭno, ĉu en la urbo kiu estas tre bela.

La prelegoj de la seminario estis variaj kaj interesaj. Estis du neesperantistaj invititoj: Bruno Frischli, de la Universitato de Kolonio, kiu prelegis en germana lingvo pri teorio de la amaskomunikado, kaj la burundiano Athanase Gahoungu, de UNESCO, kiu prelegis en franca lingvo pri la amaskomunikado en la Tria Mondo. Dum tiuj ĉi du prelegoj estis simultana kaj ambaŭdirekta tradukado germana-Esperan-

Página 7 del original
Página 7 del original

ton kaj franca-Esperanton, kiujn sukcese faris du esperantistoj. Ankaŭ prelegis tri esperantistoj: B. Pabst, pri la radio kaj televido en Svisio kaj F. R. Germanio, Y. Bellefeuille, pri la radio kaj televido en Kanado, kaj N. Saletti, pri la liberaj radioj en Italio. Post ĉiu prelego estis demandoj al la prelegantoj kaj kolokvo en diskutgrupoj.

Dum la semajno ni faris viziton al la Eŭropa Parlamento, kie akceptis nin esperantista funkciulo d-ro Vorbeck, kiu afable klarigis al ni ĝian sintenon kaj funkciadon, kaj respondis al niaj demandoj.

Ankaŭ la estraro de T.E.J.O. kaj aliaj membroj de aliaj E-fakoj profitis por kunveni.

Por tiu ĉi jaro K.E.R. de TEJO aranĝis du seminariojn pli, kiuj okazos respektive en Zeist (NL), dum aŭgusto, kaj en Okcidenta Berlino (D), dum novembro, pri kiuj mi povas pli detale klarigi al kiuj interesiĝas pri ili; kontaktu kun mi.

Carles N. Moya i Seguí

VOJAĜO POR PARTOPRENI LA 68-an UNIVERSALAN KONGRESON DE ESPERANTO

Budapeŝto, 30-a Julio – 6-a Aŭgusto 1983-a

VOJIRO: Per aviadilo, direkte.

IRO: Eliro de Barcelono, sabaton 30-an de julio, je la 19,40. Alveno al Budapeŝto je la 22,35, vespermanĝo inkludita.

REVENO: Eliro de Budapeŝto, je la 16-a. Alveno al Barcelono, je la 18,40.

REVEN-TAGOJ: Sabatojn 13-an kaj 20-an de Aŭgusto.

PREZO: 23.000 pesetojn.

DOKUMENTOJ: Valida pasporto kaj vizo.

Por plia informado kaj pri loĝejo, konsultu telefone, marde kaj ĵaŭde, al nia telefono: 326 96 16

Página 8 del original
Página 8 del original

VII H.E.J.S. – TENDARO

GANDIA (Valencia) 1.a – 4.a Aprilo 1983 (Pasko)

Organizita de Hispana Esperantista Junulara Societokaj la junulara sekcio de Grupo-Esperanto de Valencia, okazis dum ĉi pasinta Pasko la ĉi jara HEJS-Tendaro, ĉe la esperantista kampadejo «Esperanto-Oazo», en La Marxuquera-GANDIA (Valencia).

Partoprenis preskaŭ cent personoj (inter ili dudek vizitantoj) el la Grupoj de Alacant, Aspe, Bilbao, Callosa de Segura, Elx, Madrid, Sevilla, València, Valladolid kaj Zaragoza. Estas menciinda la ĉeeston de la redaktorino de «Heroldo de Esperanto», Ada Fighiera-Sirkorska kaj ŝia edzo, Gian-Carlo Fighiera. Ankaŭ ĉeestis la usona samideano, nun loĝanta en València, Dennis E. Keefe, kaj s-ro Francisco Zaragoza de I.L.E.I.

Estis tre bona etoso kaj okazis multaj aktivaĵoj kiel kursoj, sportkonkuroj pri flugpilko, tendarfajroj kun rakontado de spritaĵoj kaj kantado, projekcio de lumbildoj, k. c. Pli seriozaj, okazis kunvenoj pri la junulara esperantista movado en Hispanio kaj pri aferoj de H.E.J.S. En la kunveno de la membroj de H.E.J.S. estis aprobita la nova statuto, kiu ebligos pli bona funkciado de la organizo.

Grava afero estis la akcepto, sabate vespere, en la Urbodomo de Gandía, kie la tiea samideano s-ro Rafael Moral, faris prelegon kun tre emocia kaj kuraĝiga mesaĝo, al kiu respondis la unua vicurbestro S-ro Eligio Domingo, dezirante al ĉiuj partoprenintoj feliĉan restadon. Rezulte de la tendaro, la Urbodomo de Gandía eldonos siajn turismajn broŝurojn ankaŭ en Esperanto.

Tre interesa estis la intervjuon kiu okazis en Radio Gandía, dimanĉon matene, en kiu parolis M. Angel Sancho, prezidanto de H.E.J.S. kaj Ramón Diago, sekretario de nia Grupo, rezultante tre sukcesa.

Fine, lunde ĉiuj foriris hejmen iom post iom, kun la espero renkontiĝi en la venonta tendaro, venontjare, kiu okazos plej eble en Córdoba, aŭ pli proksime en la venonta Hispana E-Kongreso, en Zaragoza, ĉi somere.

Carles N. Moya i Seguí

Página 9 del original
Página 9 del original

SOCIETA VIVO

[BILDO p.9] Nigra-blanka foto, tre kontrasta kaj parte forbrulita: la novgeedzoj starantaj flank-al-flanke antaŭ hela fono. Maldekstre la viro en malhela kompleto kun kravato; dekstre la virino en longa blanka nupta robo kun vualo, tenanta bukedon antaŭ si.

NIA FOTISTO KAPTIS LA NOVAJN GEEDZOJN

La pasintan tagon 27-an januaro okazis en familia etoso, en la vilaĝo El Puig de Santa María (Valencia), geedziĝo de nia societano kaj prezidanto de MEL, Augusto Casquero de la Cruz kaj Alicia Ballester Torregrosa, samideanino de MEL.

Ni deziras ke ili estu feliĉaj kaj manĝu perdikojn.

MAGAMO

I VOLTA A PEU A VALENCIA

La pasintan tagon 29-an majo, sukcesis en Valencio la «I VOLTA A PEU A VALENCIA», partoprenis 3.500 personoj, inter ili du samideaninoj de nia Grupo, Inmaculada Fonfría kaj Gloria Blanco. La venkinto estis Antonio Campos, kiu faris tempon da 26 minutoj; la distanco estis 8 kilometroj kaj 250 metroj.

MAGAMO

NOVA ESPERANTISTINO

La pasintan lundon 30-a de majo, la hejmo de nia sekretario Ramón Diago ĝojis pro la alveno de bela filineto MARTA.

Nome de la tuta membraro, ni kore gratulas la feliĉajn novajn gepatrojn.

MAGAMO

Página 10 del original
Página 10 del original

KRUCVORTENIGMO Nº 6

de Alia-go

HORIZONTALE: 1.-Lokon difinitan por io aŭ per io. 2.-Pikbatalilo. 3.-Vico de la klavoj de aparato aŭ instrumento. 4.-(Inv.) Muzika teatraĵo. Literoj de kafego. 5.-Opo de dek aferoj. Uazo. 6.-Grupo da homoj kunigitaj per kuneco de la sama agado. Vadbirdo el la ordo de pelikanoformaj birdoj. 7.-(Rad.) Nometo de la 15ª litero de la greka alfabeto. 8.-Manĝebla frukto de olivarbo. 9.-La plej maleebla kaj dratigebla el la metaloj.

VERTIKALE: 1.-Lirika poemo. 2.-Stofo el delikata lano aŭ silko. 3.-Genro de herboj. 4.-Genro de malgrandaj venenaj serpentoj. Instrumento, aparato aŭ organo por plenumi agon. 5.-Unu el la indoneziaj insuloj. (Rad.) Fariĝi posedanto de io. 6.-Rilata al aŭ el ovo. (Rad.) Metalo (du literoj). Tri literoj de revuo. 7.-Planto el familio tre granda. 8.-(Rad.) Procedo de presado. 9.-Ludo el antikva Ĉinio.

[BILDO p.10] Krucvortenigma reto desegnita dekstre de la difinoj: kvadrataro de 9 × 9 ĉeloj kies anguloj estas fortranĉitaj, tiel ke la konturo formas dikan oktangulan «diamanton». La kolumnoj estas numeritaj 1 ĝis 9 supre kaj la vicoj 1 ĝis 9 maldekstre. Tri ĉeloj estas nigrigitaj, laŭ diagonalo suben-maldekstren: unu en la 4-a vico ĉe la kolumno 6, unu en la 5-a vico ĉe la kolumno 5, kaj unu en la 6-a vico ĉe la kolumno 4.

SOLVO DE LA ANTAŬA KRUCVORTENIGMO

HORIZONTALE: 1.-T. 2.-Mem. 3.-Kalia. 4.-Talente. 5.-Orkestroj. 6.-Atoksil. 7.-Ologo. 8.-Opo. 9.-O.

VERTIKALE: 1.-O. 2.-Tra. 3.-Kakto.- 4.-Maleolo. 5.-Teleskopo. 6.-Min-Tsgo. 7.-Atrio. 8.-Eol. 9.-J.

Du vagabondoj estas sidantaj borde de la ŝoseo; unu el ili diras al la alia:

  • Miaj piedoj estas multe malpli malpuraj ol la viaj.

  • Kompreneble -respondas la alia- ĉar mi estas kvin jaroj pli aĝa ol vi.

Edita: Grupo Esperanto de Valencia

Dep. Legal V-1683-1983

Valencia Luno n.º 7 (octubre de 1983)

Texto completo del número 7 de Valencia Luno, el boletín del Grupo de Esperanto de Valencia, de octubre de 1983: 12 páginas transcritas del original.

Portada de Valencia Luno n.º 7, octubre de 1983.
Portada de Valencia Luno n.º 7, octubre de 1983.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1983_n07_okt

Qué tiene de especial este ejemplar

  • El título de la página 7, «PROVERBA ESPERANTO-KONKURSO», lleva un añadido a mano escrito a lado y lado de la palabra PROVERBA: «Kiam Kato promenas,.. la musoj festenas.»
  • La canción «Vivu la stelo!» (p. 11) va en pentagramas escritos a mano, con la letra debajo de las notas partida en sílabas («Pleni-gu», «Pro-pa-gu», «ĉiuan gul’») y las dos estrofas encajadas en llaves allí donde no coinciden.
  • En la página 5 la sigla de la sección juvenil va sobreimpresa, con las letras engrosadas y la primera apenas legible; la misma frase la escribe de dos maneras, «vicprezidanto de H.E.J.S. (junulara sekcio de H.E.F.)» y «la prezidanto de HEJS».
  • Los ordinales del número van marcados con la «ª» volada del castellano en vez de «-a»: «La 68ª Universala Kongreso», «de la 21ª ĝis la 25ª de Julio», «de 7ª ĝis 9ª vespere», y la marca llega hasta los años y el nombre del rey: «9-ª de oktobro de 1238ª», «la 9ª de oktobro de 1338ª», «Jakobo Iª».
  • El artículo sobre el 68º Congreso Universal (p. 1-2) va firmado sólo con los nombres de pila esperantizados, «Johano Antono.», sin apellido; los mismos nombres, con apellido, salen en la página 6 como profesor del curso de conversación: «S-ro Johano Antono Giménez».
  • Los paréntesis no cuadran en dos sitios: en la página 9, «»Lo Rat-Penat» (La Vesperto, kultura societo))», con un cierre de más, y en la definición 4 vertical del crucigrama (p. 12), «Loĝanto de Uresujo (fantasta lando.», que se abre y no se cierra nunca.

Qué hay en este número

p. Título Idioma Firma
1 La 68ª Universala Kongreso de Esperanto. epo Johano Antono
3 Impresoj pri la ĉijara Hispana Esperanto-Kongreso en Zaragoza epo Carles N. Moya i Seguí
5 Necesaj ŝanĝoj por niaj hispanaj kongresoj epo Carles N. Moya i Seguí
6 Esperanto-kursoj epo
7 Proverba Esperanto-Konkurso epo, spa
7 Kotizoj por 1983 epo
8 Valenciaj tradicioj — La «mocadorá» de sankta Dionizo epo Tradukis: Fco. Aliaga
10 Loterio por Kristnasko epo
10 (ŝerco: Flegisto de frenezulejo diras al policano) epo Klara
11 Helpilo por la Esperanto-instruado epo Felix Navarro
11 Vivu la stelo! (kanzono kun muziknotoj) epo
12 Krucenigmo no 7 epo de Alia-Go
12 (kolofono) spa

El boletín, entero

Página 1 del original
Página 1 del original

[BILDO p.1] Kapa vinjeto sur verda fono, blanke presita: maldekstre la Turoj de Serranos de Valencio; en la mezo granda blanka lunarko, kies kurbo formas la komencan «C» de la vorto VALENCIA; sube la vorto LUNO per la samaj dikaj majusklaj literoj; dekstre kontura kvinpinta stelo.

BULTENO DE LA VALENCIA ESPERANTO-GRUPO

GRAN VIA FERNANDO EL CATOLICO, 45, 3.ª – VALENCIA-8

DUA EPOKO – Nº 7 Tel.: 326 96 16 OKTOBRO 1983

La 68ª Universala Kongreso de Esperanto.

La universalaj kongresoj estas la maksimuma realigado de la taŭgeco de esperanto. Tie ni povas konstati ke la esperanta lingvo estas taŭga por ĉiu rilato, conversacio, parolado, interkompreniĝo, kunsidoj, ktp.

La Budapesta Kongreso, la pli nombra el ĉiuj la okazintaj kongresoj, 5.010 ĉeestantoj, parolas per si mem pri la entuziasmo de la esperantistoj, de la taŭgeco de la E-lingvo, de la la intenso por divastigi pli kaj pli la internacian lingvon. La perfekta organizo de la Hungara LKK, la helpo kaj simpatio de la gedeĵorintoj E-hungaroj, la ĉarma etoso de la kongresejo kaj la ĉefurbo, allogi nin postsignante en nia spirito la neforgeseblajn momentojn de nia ĉeestado.

Ni konstatis la taŭgecon de la E-lingvo por prelegi dum la temo de la Kongreso «Sociaj kaj lingvaj aspektoj de la moderna komunikado», la inaŭguro kaj la ok prelegintoj de IKU.

La E-lingvo kiel peranto de laboro en la 29 fakaj kunsidoj tiel kiel ADA, EEU, IEI, IKUE, ILEF, TEVA, ktp, kiuj profitis la okazon dum la UK, por rekonti-

Página 2 del original
Página 2 del original

ĝi, paroli kaj solvi siajn proprajn problemojn.

Ankaŭ la instruado en la «Perfektiga kurso», en «La tago de la lernajo» kaj en la «Cseh-kurso» konstatis la helpon de E-o por E-o mem.

Kion ni devis fari dum la ekskursoj sen la gvidanto? Tre ĉarmaj gvidantoj, hungaroj, esperantiste parolis al ni dum la tuta tago en la ŝipo kaj manĝejo, tra la vidindaj urboj kaj pejzaĝoj. Sen la E-lingvo kion komprenus la alvenintoj el pli ol 50 landoj? Do ankaŭ en la turismo estas taŭga la E-lingvo.

Unu el la plej malfacilaj atingaĵoj estas la poezio, teatro kaj kanzonoj; ankaŭ por tio estas taŭga nia E-lingvo. En Budapeŝto okazis en ses programeroj diversaj ludoj de poezioj, naciaj kaj internaciaj, korusaj koncertoj, folkloro kaj pupteatroj. La teatro estis realeco en dek ĉu originalaj ĉu tradukitaj interpretoj. Finfine, la orkestro Kázmér amuzis nin dum kelkaj noktoj, danciginte nin en internacia amikeco.

Sed ne forgesu la privatajn rilatojn, situaciojn por kuraĝi paroli E-on sen helpo. Oni devas rakonti al siaj najbaroj kaj novaj geamikoj kion oni bezonos, informiĝi ĉe la gedeĵorantoj. Ĉe la rendevua tabulo estas granda emocio kiam via kongresnumero estas anoncata aŭ kiam vi rendevuas viajn leteramikojn. Se via leteramiko estas hungaro kaj li gvidas vin tra la urbo klarigante la vidindaĵojn, muzeojn, vendejojn, ktp, ni gustumas la revon de la komunikado en E-lingvo, ankoraŭ pli se kun viaj eksterlandaj konatoj vi parolas pri politiko, vivmanieroj, familiaj aferoj, fremdaj kutimoj, konstatante ke vi komprenas ĉiujn kaj ĉiuj komprenas vin.

Kara leganto, perfektigu vian E-on kaj ĉeestu UK-n, vi povos ĝui la internacian amikecon. Validas la peno.

Johano Antono.

Página 3 del original
Página 3 del original

IMPRESOJ PRI LA ĈIJARA

HISPANA ESPERANTO-KONGRESO EN ZARAGOZA

Alian jaron pli, hispanaj geesperantistoj kaj simpatiantoj ariĝis en la nacia kongreso; ĉi jare en Zaragoza de la 21ª ĝis la 25ª de Julio.

La unua rimarko estas la koincido de datoj kun la komenco de la Internacia Junulara Kongreso, dua ĉefa aranĝo de la Esperanto-Movado, afero kiu dubigis al gejunuloj pri la elekto: inter eksterlanda kongreso kun amuzega kaj alloga internacia junula etoso, kaj enlanda kongreso kun plenkreskula etoso, kutime oscediga kaj krokodila. Kiel ĉiam, decidis la mono: kiuj havis sufiĉe da ĝi iris al la internacia aranĝo.

Mi deziras daŭrigi rakontante pri pozitivaj eroj (bedaŭrinde malmultajn) de la zaragoza kongreso.

Tio kio plej elstaris estis la kongresejo: moderna kaj luksa konstruaĵo ĝentile disponigita de la Ŝparkaso de Zaragoza (C.A.Z.A.R.), kun klimatigita aerumado (dankinda pro la varmego de la vetero) kaj komfortaj salonoj.

Dua elstara ero, certe pli ol la antaŭa, estis la oficiala akcepto fare de la Urbestraro de Zaragoza, okazinta dum mateno. Ni estis regalitaj per bonega kaj abunda bufedo, kiun multaj altrangaj kongresoj dezirus por si. Mi nur diru ke tiun tagon multaj el ni ne bezonis tagmanĝi.

Fine, mi mencias kiel elstara la prezentadon de la aragona folklora trupo «Baluarte Aragonés», kies membroj pruvis siajn artojn kaj kvaliton dum proksimume du horoj kiujn daŭris la prezentado. Ne estas kutime havi spektaklon tiel bonkvalitan en hispanaj kongresoj.

Krom tio, estis la normalaj programeroj de niaj hispanaj kongresoj: kunvenoj, diskutoj, prelegoj, ekzamenoj, oficiala bankedo, vizitoj al vidindaĵoj,

Página 4 del original
Página 4 del original

kaj ekskursoj, kiel tiu kiu finigis la kongreson, ĝi estis farita al la rava natura vidindaĵo Parko de Ordesa, kiu situas en la aragona pirineo.

Aldone al tio estis la aranĝoj, kiujn, flanke de la oficiala organizo, faris la junaj geesperantistoj de Zaragoza, kiuj sen alies helpo organizis ilin: festo sur la razeno je parko kun muziko kaj ĉampano, pupteatro en Esperanto, kaj kontraŭoficiala bankedo (sufiĉe pli malmultekosta ol la oficiala), kies prezo estis atingebla por la poŝoj de la gejunuloj; rimarku la tikedo por la oficiala bankedo kostis 1.500 pesetojn. Tiu ĉi junulara bankedo estis tre bona, ne nur pro la bona etoso, sed ĉar estis elektebleco inter kelkaj menuoj, ĉiuj tre bongustaj. Cetere la gejunuloj ariĝis ĉiutage je la malfrua vespero por iri amuziĝi.

Menciinda estas la ĉeesto de multe pli granda kvanto da eksterlandanoj, ol kutime kiuj, preskaŭ ĉiuj venis el la ĵus fininta konferenco de I.L.E.I. okazinta en Portugalio. Do, ĉi tiu ĉeesto internaciigis la kongreson kaj igis paroli Esperanton. Mi esperas ke tio ĉi ripetiĝu en la venontaj hispanaj kongresoj. Inter la eksterlandanoj elstaris la simpatia koreano s-ro So Gilsu, kiu prezentis lumbildojn pri la Movado en Koreo.

Rilate al la misfunkciado de la Kongreso de Zaragoza, ankaŭ direbla pri pasintaj hispanaj kongresoj, mia privata opinio estas ke ĉiaspecaj kongresoj neniel taŭgas por varbi novajn esperantistojn, des pli se ili estas junuloj. Dum ĝi estis multe da vakuoj, oni praktikis malmulte da Esperanto, la enhavo de la libroservo estis malgranda, la informado pri novaj aranĝoj aŭ ŝanĝo de antaŭaj estis senefika, k.t.p.

Sed la plej malbona afero kio okazis en Zaragoza estis la malatento al la gejunuloj, inter kiuj troviĝis pli granda proporcio da bonaj Esperanto-parolantoj.

Página 5 del original
Página 5 del original

Sekve mi, kiel junulo kaj vicprezidanto de H.E.J.S. (junulara sekcio de H.E.F.) per tiuj ĉi paĝoj deziras plendi pri la malrespektemo kiun suferis la prezidanto de HEJS kaj aliaj gejunuloj fare de du membroj de la organiza komitato de la kongreso, kiujn ne indas mencii; la afero estis ne tolerebla. Tiuj ĉi «personoj» ankaŭ taksis la junularan sekcion kvazaŭ ĝi estus ludo de infanoj, kiam ili povas ricevi lecionojn pri esperantisteco kaj sindonemo de tiuj junuloj. Ne estas korekte ke la estontaj gvidantoj de nia Movado ricevu trakton je tria aŭ kvara kategorio.

Kaj mi finas dirante ke la celo de miaj kritikoj ne estas la simpla atako, sed la lernado por ke tio ne okazu venontece. Ni esperu ke ne pravu la diraĵo: «La homo estas la sola besto kiu stumblas du fojojn en la sama ŝteno».

Carles N. Moya i Seguí.

NECESAJ ŜANĜOJ POR NIAJ HISPANAJ KONGRESOJ

Krom mia artikolo pri la lasta hispana kongreso, mi deziras paroli pri diversaj faktoj de niaj hispanaj kongresoj ĝenerale.

Mi startas el la bazo ke Esperanto ne estas hobio, do, laŭ mi, vera esperantisto ne pensas ke Esperanto estas solvo por okupi la liberan tempon, kiel farante puzlon, rigardante televidon aŭ ordigante poŝtmarkojn. Esperanto estas idealo por kiu ni laboras, ĉar ĝia venko estos transcenda por la progreso de la Homaro.

Do, ni devas apliki tion ĉi diritan al nia agado, ĉi kaze al niaj kongresanoj. Pro tio mi opinias ke ni kongresas por labori, ne por turismi, kio povas esti, sed kiel dua afero.

Por plibonigi la organizon de la Movado en nia

Página 6 del original
Página 6 del original

lando ni ne devas enfermiĝi kiel ni faras, sed viziti eksterlandaj aranĝojn en landoj kie la movado progresas por lerni el ili kaj peti konsilojn.

La datoj de niaj hispanaj kongresoj kutime koincidas kun unu el la du ĉefaj aranĝoj de la Esperanto Movado: la Universala Kongreso kaj la Internacia Junulara Kongreso. Tio malfaciligas la partoprenon en tiuj internaciaj aranĝoj, kio kontribuas al nia enfermiteco, des pli ke Esperanto estas la internacia lingvo.

Sekve ni devas rigardi kion faras la plej fortaj landaj organizoj en Eŭropo, kiel Britio, Okcidenta Germanio, kaj aliaj; ili faras sian nacian kongreson dum printempo kaj partoprenas amase en la Universala Kongreso kaj en la Internacia Junulara Kongreso. Ili faras la nacian kongreson en finsemajno, kio ebligas la partoprenon de la plejmulto; daŭras kvar tagojn.

Fine mi konkludas mian opinion (esprimitan dum la ĝenerala asembleo de HEF en la zaragoza kongreso): la hispana kongreso devas okazi dum finsemajno en printempo aŭ aŭtuno, daŭrante tri aŭ kvar tagojn, lasante la ĉefajn kunvenojn kaj aranĝojn por la vendredo vespere, sabato kaj dimanĉo, aldonante la ekskursojn, turismajn vizitojn kaj alispecajn amuzojn por la aliaj tagoj. Tio ĉi ŝajnas al mi ke plibonigos la Movadon en nia lando.

Carles N. Moya i Seguí.

ESPERANTO-KURSOJ

ELEMENTA KURSO, gvidata de S-ro Félix Navarro, lunde, merkrede kaj vendrede, de 7ª ĝis 9ª vespere.

KONVERSACIA KURSO, gvidata de S-ro Johano Antono Giménez, lunde, merkrede kaj vendrede, de 7,30 ĝis 8ª vespere, per la libro «Amuzaj Dialogoj».

Página 7 del original
Página 7 del original

[BILDO p.7] Ĉirkaŭ la presita titolo, manskribe aldonita proverbo dividita en du partojn, maldekstre kaj dekstre de la vorto PROVERBA: «Kiam Kato promenas,.. la musoj festenas.»

PROVERBA ESPERANTO-KONKURSO

Reguloj kaj premioj: Legu la bultenon de Julio 1982, nº 2.

Solvo de la pasinta numero:

11- Al perro flaco todo son pulgas. Del arbol caído todos hacen leña.

12- Las paredes oyen.

13- No hay rosas sin espeinas.

14- El que calla otorga.

15- Agua corriente no mata la gente.

Partoprenantoj kiuj atingis poentojn:

Vicente Martorell 5 poentoj, Francisco Aliaga 5 poentoj.

Jen sube la sekvontaj proverboj:

16- Ĉiu havas sian ŝarĝon.

17- Inter lupoj kriu lupo.

18- Kia patro, tia filo.

19- Mano pekis, dorso pagas.

20- Pli da bruo ol da faro.

KOTIZOJ POR 1983

Jam estas pretigitaj por enspeco la kvitancoj de la Grupo por 1983. Tiuj kiuj ankoraŭ ne pagas per Banko, bonvolu veni al la Grupo kiel eble plej baldaŭ, por pagi la kotizon.

Página 8 del original
Página 8 del original

VALENCIAJ TRADICIOJ

[BILDO p.8] Inter la du vortoj de la titolo, malgranda nigra emblemo: la blazono de la urbo Valencio — kronita ŝildo kun vertikalaj strioj, flankita de du literoj «L».

LA «MOCADORÁ» DE SANKTA DIONIZO

En la matenkrepusko de tiu tago 9-ª de oktobro de 1238ª, la gloro de Jakobo la unua de Aragono, venkinto kontraŭ la maŭroj ĉe cent bataloj, faris sian triumfan eniron en la remparan urbon de Valencio. Ekde la 9ª de oktobro de 1338ª (unua jarcento de la konkero) ke la valencianoj ĉiujare datmemorfestas seninterrompe tiun eksterordinaran efemeridon.

La tago de sankta Dionizo (la festo kiu hazarde koincidas kun la historia dato) estas antikva kutimo, kiu postvivas en Valencio malgraŭ la rapida ŝanĝigo de la tempoj kaj la moroj. La valencia popolo, tiel amanta ĉiam pri ĝiaj gloroj kaj grandecoj, renovigas en ĉi tiu tago la historian rememoron de la grandioza epopeo pri ĝia Rekonkero.

Lasante flanken la estimeblan historian kaj politikan valoron kiu eldevigas tiun eventon, ni deziras priskribi kutimon bontipe valencian, naskintan pro ties fervoro, kaj tre profunde enradikiĝintan en la popola valencia animo: tiu kiu donis devenon al la «mocadorá» nomata de sankta Dionizo.

En la unuaj tempoj de post la Konkero (tre speciale ekde la ĉisupre citita jaro de 1338ª) oni celebris grandajn religiajn kaj civilajn solenaĵojn en Valencio por memorfesti ĝin. Poste, plie, estis strataj festoj dum kiuj kune kun la mirta surĵetaĵo sur la plej ĉefaj stratoj estis eksterordinaraj iluminaĵoj ĉe la publikaj konstruaĵoj, tiel kiel ankaŭ ĉe multaj privataj domoj. Oni pafis grandan nombron da bruraketoj (kutimo bruligi pulvon tre enradikiĝinta inter la valencianoj) kiujn pagis la urba Konsilantaro, kaj ankaŭ, multaj urbloĝantoj.

La eksterordinara kvanto kiun pri la diritaj eksplodaĵoj, oni faris ĉiujare dum tiu tago de oktobro en Valencio, okazigis ke la genio, la arto

Página 9 del original
Página 9 del original

kaj la bonhumuro de niaj dolĉaĵofaristoj (ecoj tiel rimarkeblaj en la karaktero de la valencianoj) kreis tion kion oni nomas valencilingve «piuletes» kaj «tronadors» faritaj el bongustega marcipano; al kiuj oni donis nedubeblajn arbitrajn formojn, kun kiuj estis aldonitaj konfititaj sekaj fruktoj, karameloj, nugatoj el Xixona, sukermigdaloj el Alcoi kaj Casinos, cinamkonfitaĵoj, k.t.p., ĉio en granda fulardo el silko aŭ el agavo (la tiamaj pli bonkvalitaj teksaĵoj), ĝi konvertiĝis en tio kio konsistigas la klasikan «mocadorá» de sankta Dionizo, per kiu ĉiujare estas regalataj la valenciaj fianĉinoj de siaj fianĉoj en la 9-a tago de oktobro; ĉi tiu kutimo ankaŭ estas tre diskonigita inter la valencia geedzaro. Antikve, se la fianĉo estis tre malavara riĉulo, estis ankaŭ kutimo enmeti multvaloran juvelon en la fulardon, metita inter unu el la strioj, kiuj ornamas la «piuleta»-n aŭ «tronador»-en, aŭ ankaŭ povis esti orringo por kunligi la kvar ekstremaĵojn de la fulardo, kiun oni fermis farinte banton per ili ĉiuj.

La montrofenestrojn de la urbaj dolĉaĵovendejoj oni ornamas per ĝiaj plej bonaj festoparadoj kaj la «tronadors» kaj «piuletes» kune kun la plej diverskoloraj grandaj fulardoj, montras ĝojan valencian noton kaj samtempe de spiriteco, en ĉi tiu moderna Valencio, tiel malsama al tiu alia de la jaro 1238ª.

Ĉi tiu festo ĉiam havis nur valencian aspekten: La valenciaj urbreprezentantoj vestas sin festoparade, kaj dankohimnas tedeumon en la Katedralo, poste la aŭtoritataro kaj la urbloĝantaro, ĉiuj prezidataj de la glora laŭdinda Reĝa Standardo (nomata Senyera) kaj la Municipa Korporacio vizitas la rajdan statuon de la reĝo Jakobo Iª, la Konkerinto, kiu staras ĉe la publikeĝardeno nomata Parterre, antaŭ ĝian statupiedon oni elmetas laŭrokronojn kaj bukedojn, kaj oni elparolas diskursojn fare de la reprezentanto de «Lo Rat-Penat» (La Vesperto, kultura societo)) kaj de la Magistrato, ĉiuj ili kompreneble en valencia lingvo

Eble en neniu alia loko el la mondo ekzistas festo egala aŭ ŝajna je ĉi tiu tiel eksterordinare valencia pri la «mocadorá», tre plena de la bongus-

Página 10 del original
Página 10 del original

taj tradiciaj dolĉaĵoj en la tago de sankta Dionizo. Ĉi tiu festo estas inter la tradiciaj kaj popolaj de nia lando, unu el la plej belaj kaj elvokaj. Tiu momento kiam la fianĉo efektivigas la tradician kaj dolĉan oferdonacon al sia fianĉino estas plena de supernoblaj kaj promesaj esperoj.

Necesas kompreni la tutan poezion en ĉi tiu antikva kutimo, grandvalora heredaĵo kiun al ni faris niaj malproksimaj antaŭuloj, kiu prezentas ĉi tiun tradicion por la valenciaj geamantoj, kiuj ĉiujare, malgraŭ la materiigo de la trepida kaj vertiĝodona nuntempa vivado, ripetas seninterrompe, je admirinda daŭrigade, por niaj novaj valenciaj generacioj. Tiel, inter la historio kaj la tipispo, daŭras ekde tiuj malproksimaj tagoj ĝis hodiaŭ la tradicia festo, kiu memorfestas la eksterordinaran kaj transcendan efemeridon de la 9-a de oktobro, datreveno pri la glora konkero de la urbo de Valencio.

Tradukis: FCO. ALIAGA

LOTERIO POR KRISTNASKO

Profitu la okazon! S-ro Seguer havas por vi tre belan loterinumeron -40231- por la kristnaska lotumado.

Se vi deziras esti riĉulo, venu tuj al nia ejo marde aŭ ĵaŭde, vespere. Milionoj atendas vin!

Flegisto de frenezulejo diras al policano:

-Unu frenezulo forkuris el la hospitalo. Vi devas trovi lin.

-Bone- diras la policano-. Diru al mi kiel li aspektas.

-Li estas senharulo kaj estas tute senkombita.

-Kiel? Ĉu vi ne diras al mi ke li estas senharulo?

-Jes, kaj ankaŭ mi diras al vi, ke li estas freneza.

Klara.

Página 11 del original
Página 11 del original

HELPILO POR LA ESPERANTO-INSTRUADO

Dum mia profesorado ĉe naciaj kolegioj, ĉiam ludante, mi instruis Esperanton al miaj lernantoj. Tute mi konsciis pri la rolo de la kantado, spritaĵoj, poemoj, anekdotoj kaj skeĉoj kiel instruhelpiloj. Tiamaniere rapide, gaje, mi plivastigis la vortprovizon de la lernantoj kaj ili parolis pli frue kaj kuraĝe.

La elektita kanzono povas koincidi kun iu aktuala situacio: «La materialo de la leciono» (numeraloj, akuzativoj, afiŝoj…). ekskursoj, renkontiĝoj, datrevenoj… …

Ĉi sube estas bela kanzono, kiu samtempe konvenas, taŭgas por tosti (laŭ la cirkonstancoj) aŭ kiel lecionmaterialo (u-modo: volitive).

FELIX NAVARRO

VIVU LA STELO!

[BILDO p.11] Kvin manskribitaj muzikliniaroj kun la melodio de la kanzono, en violonŝlosilo, kun unu bemolo kaj 6/8-takto; markoj mf., f., ss. kaj, ĉe la fino, la signo D.C. La teksto estas manskribita sub la notoj, silabigita; la unua kaj la dua strofoj staras unu super la alia, en akoladoj, kie ili malsamas.

1.- Plenigu la glasojn kaj tostu kun ni, } vivu la verda stel’! { La lingvo kreita por ĉiu naci’ } vivu la verda stel’!.

2.- Propagu Esperanton en ĉiu angul’, } vivu la verda stel’! { Aliĝu al la grupo al via kunul’, } vivu la verda stel’!.

Vivu la, vivu la, vivu la stel’!. Vivu la, vivu la, vivu la stel’!. Vivu la stel’!, vivu la stel’!, vivu la verda stel’!.

Página 12 del original
Página 12 del original

KRUCENIGMO NO 7     de ALIA-GO

[BILDO p.12] Krucenigma krado apud la difinoj: kvadrata skemo kun naŭ numeritaj kolumnoj (1–9) supre kaj naŭ numeritaj vicoj (1–9) maldekstre, la numeroj blankaj sur nigraj rondoj. La kradkampo formas rombosimilan (diamantan) figuron el blankaj ĉeloj sur nigra fono, kun unu sola nigra ĉelo en la centro (vico 5, kolumno 5).

HORIZONTALE: 1.-Vokalo. 2.-(Rad.) Frukto de arbo, specio de prunuso. 3.-Eligu sekan bruon, kiel de rompado aŭ krevado. 4.-(Rad.) Metafora parolo, kiu sub la propra senco servas por esprimi alian nur aludatan. 5.-(Rad.) Dividaĵo de popolo laŭ iuj civilaj aŭ politikaj kondiĉoj. (Triviale) Sekskuniĝi kun virino. 6.-Loĝanto en Irano. 7.-Grupiĝo, en kiu la aldehida funkcio najbaras duoblan ligon. 8.-Metalo tre multvalora. 9.-Simbolo de la argono.

VERTIKALE: 1.-Simbolo de kalio. 2.-(Rad.) Araba virnomo. 3.-Distingebla por la okulo, por la orelo aŭ por la spirito. 4.-Loĝanto de Uresujo (fantasta lando. 5.-(Rad.) Ree prezenti al si en la spirito antaŭe viditajn bildojn. Literoj de arano. 6.-Komenciĝo (3 literoj). Movo de iu, aŭ io falanta (4 literoj). 7.-Pli malpli flava likvaĵo, sekreciata de la renoj. 8.-(Inv.) Veni post sep antaŭaj. 9.-Internacia sufikso uzata por formi landnomojn.

SOLVO DE LA ANTAŬA KRUCENIGMO

HORIZONTALE: 1.-Ejo. 2.-Glavo. 3.-Klavaro. 4.-Orepo. Kfg. 5.-Deko. Oiso. 6.-Opo. Ardeo. 7.-Omikret. 8.-Olivo. 9.-Oro.

VERTIKALE: 1.-Odo. 2.-Krepo. 3.-Glekomo. 4.-Elapo. Ilo. 5.-Javo. Akir. 6.-Ova. Or/Rvo. 7.-Orkideo. 8.-Ofset. 9.- Goo.

Edita: Grupo Esperanto de Valencia

Dep. Legal V-1683-1983

Redactor: José Pérez Sempere

Valencia Luno n.º 8 (diciembre de 1983)

Texto completo del número 8 de Valencia Luno, el boletín del Grupo de Esperanto de Valencia, de diciembre de 1983: 11 páginas transcritas del original.

Portada de Valencia Luno n.º 8, diciembre de 1983.
Portada de Valencia Luno n.º 8, diciembre de 1983.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1983_n08_dec

Qué tiene de especial este ejemplar

  • El esquema genealógico de la página 6 no cuadra con el texto al que acompaña: el texto da nueve hijos a Marko Zamenhof y nombra a las cuatro hijas (Sara, Fanja, Aŭgusta e Ida), pero del esquema solo cuelgan ocho e Ida queda fuera.
  • En esa misma página los nombres van de dos maneras: el texto escribe «Klara Silbernik» y «Aleksandro Silbernik», con be, y «Fanja» y «Lidja», mientras que el esquema imprime «Aleksandro Silvernik», con uve, «Fania» y «LIDIA».
  • Dos nombres propios salen mal impresos: el programa del Día de Zamenhof cita «la strato D-ro Zamenhoj», con jota final (p. 3), y el artículo sobre el jazmín llama al poeta Josep Carner «Jozefo Carner» en un párrafo y «Carnner» en el siguiente (p. 9).
  • El número va mecanografiado con una máquina sin los signos del esperanto: donde toca «ĥ» imprime la «ñ» castellana —«paroña preĝejo» (p. 3), «ñaosa problemo» (p. 5), «(ÑAZMIN)» (p. 8)— y las mayúsculas Ŝ y Ĝ salen sin sombrero, en «Sajnas» (p. 4) y en el título «LA ESPERANTIGADO EN LA FAMILIO ZAMENHOF» (p. 6).
  • Ninguna página del ejemplar va numerada, y el pliego central va impreso como una sola plana que cruza el doblez: en él caben las dos columnas del artículo sobre la familia Zamenhof y, debajo, el esquema genealógico enmarcado, que ocupa todo el ancho.
  • El número lleva añadidos hechos a mano: las dos viñetas de humor —la del pulverizador «KONTRAŬ-PESTILO» (p. 2) y la del vertedero «KAJ… KIO ESTAS EKOLOGIO?» (p. 10)— van firmadas «S. Ricarte» con la misma letra, y el título impreso PROVERBA ESPERANTO-KONKURSO (p. 7) se completa a mano, a lado y lado, con el proverbio «Kiam Kato promenas,.. la musoj festenas.», el mismo rótulo que ya llevaba el número anterior.
  • La traducción del artículo sobre el jazmín (p. 8-10) va poniendo entre paréntesis cómo suenan las palabras que cita —«YASMIN» (JASMIN), «gessamí» (ĝesami), «llessamí» (lesami), «Tirant lo Blanc» (blank), «gesmir» (ĝesmir), «gesmil» (ĝesmil)—: son pronunciaciones, no grafías alternativas. En «de Rois de Corella» (Koreja)» hay, además, una comilla de cierre que no abre ninguna.

Qué hay en este número

p. Título Idioma Firma
1 ZAMENHOF 1983 epo J. Bosch
3 ZAMENHOFA TAGO epo
4 LA ANGLA LINGVO KAJ ESPERANTO epo F. Navarro
6 LA ESPERANTIĜADO EN LA FAMILIO ZAMENHOF epo Johano
7 PROVERBA ESPERANTO-KONKURSO epo, spa Johano
8 VALENCIAJ TRADICIOJ — Jasmeno rimiĝas kun ĝardeno epo Francisco Almela y Vives; esperantigis Fco. Aliaga
10 LERNOLIBROJ epo
11 KRUCENIGMO Nº 8 epo Alia-Go

El boletín, entero

Página 1 del original
Página 1 del original

[BILDO p.1] Kapo de la kovrilo: verda rektangula bandero kun blanka desegnaĵo de la Torres de Serranos maldekstre, granda blanka lunarko kiu formas la komencan literon de la titolo, kaj kontura kvinpinta stelo dekstre. La titolo, per grasaj blankaj majuskloj, legiĝas VALENCIA LUNO.

BULTENO DE LA VALENCIA ESPERANTO-GRUPO

GRAN VIA FERNANDO EL CATOLICO, 45, 3.ª – VALENCIA-8

DUA EPOKO – Nº 8 Tel.: 326 96 16 DECEMBRO 1983

ZAMENHOF 1983

[BILDO p.1] Nigra-blanka fotografaĵo maldekstre de la teksto: la memorplato pri Zamenhof, kun lia portreto, fiksita sur muro apud ŝtuparo kaj ornamita per granda laŭra krono kun rubandoj.

Kiam en ĉi tiu tempo ni kontemplas la longan periodon de la naskiĝo de la internacia lingvo ĝis la tempo aktuala, kaj pensas la penojn de Zamenhof, kiam li imagis la ideon pri ligvo facila kaj utila por ke ĉiu homo en ĉiu spaco de la tero povu sin komuniki kun homoj de la cetera parto de la mondo, kaj la laboron de ĉiu persono laboranta pri la sama ideo, ni ne povas ne senti sinceran emocion kaj dankon al la tuta laborantaro pri nia afero, komencante kun la kreinto kaj finante kun la kontinuantoj de tiu giganta entrepreno.

La konsiderinda kvanto da lernolibroj, vortaroj, legolibroj, romanoj, libroj de vojaĝoj, konferencoj, kongresoj, renkontiĝoj, turismaj vojaĝoj, rilatoj inter esperantistoj el diversaj landoj, korespondado, k.t.p., sugestas la impreson de tia admirinda

Página 2 del original
Página 2 del original

laboro farita de ĉiuj interesuloj, kiuj de tempo al tempo kreskas en geometria progresado.

Kaj ni, unu jaron pli, atingas unu pluan mejloŝtonon voje al la triumfo de nia idealo, kiu alproksimiĝas kun gigantaj paŝoj. Ni devas pro tio esti tre kontentaj pri la penoj de tiom da idealistaj homoj.

J. BOSCH

LEGU LA PROGRAMON PRI LA ZAMENHOF-TAGO ⟶

[BILDO p.2] Humura desegnaĵo per nigra inko, subskribita permane «S. Ricarte»: mano tenas ŝprucbotelon kies etikedo diras KONTRAŬ-PESTILO kaj ŝprucas al flugantaj insektoj; malsupre dekstre kuŝas la terglobo kun homa vizaĝo, videble frapita.

1903 – 1983

80ª Datreveno de la fondiĝo de

VALENCIA ESPERANTO-GRUPO

[BILDO p.2] Dekstre de la teksto: nigra kvinpinta stelo kun la vorto ESPERANTO en blanka bendo tra ĝia mezo, kaj apude la blazono de Valencio (kronita ŝildo kun la kvar palisoj kaj la vespertokrestro).

Página 3 del original
Página 3 del original

ZAMENHOFA TAGO

Por festi la CXXIV datrevenon de la naskiĝo de nia Majstro, Valencia Esperanto-Grupo organizas la sekvantajn aktojn:

Dimanĉo 18-a Decembro

11-a matene: Ĉe la apuda paroĥa preĝejo de Skta. Antono (strato Skta. Jacinto) la katolikaj esperantistoj partoprenos meson, memore al niaj forpasintaj gesamideanoj.

12-a matene: Ĉe la strato D-ro Zamenhoj, oni surmetos laŭran kronon al la memorplaton pri nia Majstro.

14,30 tagmeze: Bankedo ĉe la Restoracio ORTIZ strato Mayor, 16, Mislata.

M E N U O

1.- Salato. 2.- Paeljo. 3.- Merluĉo kun verda saŭko. 4.- Glaciaĵo 5.- Kafo kaj likvoroj.

PREZO: 850 ptoj.

La manĝbiletojn estas aĉeteblaj ĉiutage, ĉe la Grupo, de 7-a ĝis 9-a vespere, ĝis la antaŭa vendredo, persone aŭ telefone (326 96 16). Neĉeesto postulas la pagon de la mendataj manĝbiletoj.

Tuj post la tagmanĝo, en nia ejo, S-no Gargallo prezentos lumbildojn pri la Universala Kongreso de Esperanto, okazinta en Budapeŝto dum la pasinta monato Aŭgusto, kun la partoprenado de kelkaj membroj de nia Grupo

NE RESTU HEJMEN!… PARTOPRENU LA ZAMENHOFAKTOJN!

Página 4 del original
Página 4 del original

LA ANGLA LINGVO KAJ ESPERANTO

Okaze de la komenco de miaj dumonataj Esperanto-kursoj, kaj dum la semado de nia nobla idealo, multfoje oni diris al mi:

«Neniam kaj neniel Esperanto povos konkuri kun la angla».

Estas sciate la kreskanta influo de la angla lingvo en la komerco, en la scienco, en la turismo kaj eĉ… en la verkokantoj produktitaj ĉiulande pere de tiu idiomo. Ni ne forgesas, ke ĝi estas deviga lernobjekto en la lernejoj kaj liceoj de multaj landoj. Ankaŭ ĉe ni, en Hispanio, amaso da gelernantoj lernas la anglan.

Kiu volas lerni fremdan lingvon klopodas akiri la ĉefajn kvar kapablojn: paroli, aŭdkompreni, skribi kaj legi kun kompreno. En la angla estas relative facilaj la skribado kaj legado; sed la parolado kaj aŭdado estas ege malfacila pro la prononcado. Sufiĉas, ke unu el la kvar kapabloj estu malfacile akirebla por fiaskigi la komencantojn. Ŝajnas preferinde komenci per facila idiomo la lernadon de fremdaj lingvoj por kuraĝigi ilin, kaj Esperanto estas la plej facila lingvo de la mondo. Ĝi estas romana lingvo; ĝia vorttrezoro estas romana. La ortografio estas fonetika. Oni parolas kiel oni skribas, oni skribas kiel oni parolas. Komparu kum ĉi tio, ke en la angla oni devas duoble lerni ĉiun vorton: unue, la ortografion, poste, la prononcon.

La angla, same kiel multaj el la nomataj naturaj lingvoj (franca, germana, rusa, araba) havas multajn morfemojn, kun pluraj alomorfoj. Ni ne forgesu, ke ju pli da alomorfoj despli malfacileco en la lernado.

Laŭ enketo farita, ne al la gelernantoj, sed inter mezlernejaj profesoroj pri la scipovo de la angla, tre malmulte da ili deklaris sin kapablaj legi kaj paroli ĝin.

Página 5 del original
Página 5 del original

Laŭokaze mi reliefigis, ke la angla estas nacia idiomo, kaj tial ĝi ne plenumas gaje tiun rolon de internacieco. Se tiu ĉi idiomo estus la ĝusta solvo kiel lingvo internacia, kiel klarigi, ke en Usono progresas la Esperantista movado kaj en Britio okazis la plej alta nombro de Universalaj Kongresoj de Esperanto?. En la Brita Parlamento estas pli ol 120 membroj, el malsamaj politikaj partioj, kiuj favoras al Esperanto. La angla neniam povas esti, laŭ mia opinio, vere internacia, ĉar por alproksimigi la homojn al ĝi mankas kion neniam povos havi: la neŭtralecon.

Kiel ĉiuj aliaj naciaj lingvoj, la angla estas elitema, ĉar ĝia lernado, sukcesa lernado, apartenas nur al la havantoj da tempo kaj mono. Kontraŭe, Esperanto, kiun oni instruas senpage, pro ĝia logiko kaj simpleco postulas nur malmulte de la tempo bezonata en la lernado de la angla lingvo.

La novaj ŝtatoj en Afriko komprenis, ke la lingva kaj kultura dependeco de siaj iamaj koloniaj metropoloj estas precipe danĝera minaco en la konstruaĵo de sia sendependeco. Inter aliaj, Kenjo abolis la anglan. La bazo de ĉiu sendependo estas la nacia lingvo.

Esperanto (nenies kaj ĉies propraĵo) protektas la naciajn idiomojn kaj donas al la homaro la eblon interkompreniĝi, la veran solvon de la lingvistika ĥaosa problemo, la malaperon de la idiomaj diskriminacioj kaj ebligus pli ĝuste konservi egalan rajtecon inter ĉiuj etnaj lingvoj. La logiko kaj estrukturo de Esperanto ege helpas nin en la lernado de naciaj idiomoj.

Fine, estas pruvite, ke kiu unue lernis Esperanton kaj poste (aŭ samtempe) la anglan, atingas la celon pli frue ol kiu lernis la anglan. Plie, la unua havas la avantaĝon scipovi ne unu lingvon, sed du: Esperanto kaj la anglan.

F. NAVARRO

Página 6 del original
Página 6 del original

LA ESPERANTIĜADO EN LA FAMILIO ZAMENHOF

Lazaro Ludoviko Zamenhof, la aŭtoro de la esperanta lingvo, naskiĝis en Bjalistoko, urbo de Polonio, la 15-an de decembro de 1859. Lia patro nomiĝis Marko kaj lia patrino Rozalia. Lia patro estis instruisto de franca kaj germana lingvoj kaj havis 9 gefilojn: Kvar filinojn (Sara, Fanja, Aŭgusta kaj Ida) kaj kvin filojn (Felikso, Henriko, Leono, Aleksandro kaj Ludoviko).

Ludoviko Zamenhof komencis verki la internacian lingvon lernante ankoraŭ la lastan kurson en la gimnazio; la «praesperanto» jam estis preta. Post la abiturienta ekzameno li foriris el Polonio por lerni medicinon en la Moskova universitato, poste specialiĝis pri oftalmologio en Vieno.

L. Zamenhof edziĝis al Klara Silbernik. Lia bopatro, Aleksandro Silbernik, helpis lin finance eldoni la unuan lernolibron. En la familio aktivis kiel esperantistoj tri fratoj kaj unu bofrato de Zamenhof. Aleksandro, Felikso kaj Leono kiuj prenis respektive la pseŭdonimojn: Azo, Ger kaj Lozo. El la 8 gefratoj de lia edzino, nur unu esperantiĝis, la bofrato Aleksandro Silbernik el Usono.

Zamenhof havis tri gefilojn: Adamo, okulkuracisto, estro de oftalmologia fako en la Varsovia Universitato; Sofia, kuracistino, fakulino pri pediatrio kaj Lidja, juristino. Adamo edziĝis al Wanda, al kiu naskiĝis filo: Ludoviko. Lidja dediĉis sian tutan vivon al Esperanto kaj tradukis, inter aliaj, la romano «Quo vadis».

La unua mondmilito suferigis multe Zamenhofon, pro tio li mortis kormalsane la 14-an de aprilo 1917.

Komencante la dua mondmilito, en septembro 1939 germana bombo trafis la hejmon de Zamenhofoj kaj detruis la dokumentojn pri esperanto. En 1940 la faŝistoj arestis Wandan, Sofian, Lidjan kaj mortpafis Adamon. En 1942 Sofia kaj Lidja estis transportitaj al koncentrejo kaj finfine mortigitaj, sed Wanda kun sia juna filo Ludoviko sukcesis eskapi.

La vidvino de Adamo Zamenhof, Wanda, mortis en la jaro 1954 kaj la filo, Ludoviko, ankoraŭ vivas. Li estas inĝeniero kaj havas du filinetojn: la pranepinoj de L. L. Zamenhof.

JOHANO

[BILDO p.6] Genealogia skemo enkadrigita per dika nigra rando, kiu okupas la tutan malsupron de la duobla paĝo. Supre maldekstre: «Marko Zamenhof ∞ Rozalia Sofer»; supre dekstre: «Aleksandro Silvernik». De la unua paro pendas horizontala streko kun naŭ branĉoj al la nomoj: FELIKSO, Sara, Henriko, LEONO, Fania, Aŭgusta, ALEKSANDRO, LUDOVIKO; de la dua paro pendas branĉo al ALEKSANDRO kaj alia al Klara. LUDOVIKO kaj Klara estas ligitaj per la geedza signo «∞». De ili malsupreniras streko al la dua generacio: «Sofia LIDIA Adamo ∞ Wanda», kaj de Adamo kaj Wanda sago malsupren al «Ludoviko».

Página 7 del original
Página 7 del original

[BILDO p.7] La titolo de la rubriko estas kombinita kun permane skribitaj vortoj: maldekstre supre, kursive, «Kiam kato promenas,..», kaj dekstre, same permane, «la musoj festenas.», ĉirkaŭante la presitajn grasajn majusklojn PROVERBA ESPERANTO-KONKURSO.

PROVERBA ESPERANTO-KONKURSO

Solvo de la pasinta numero:

16- Ĉiu havas sian ŝarĝon. Cada cual con su cruz.

17- Inter lupoj kriu lupo. Allá donde fueres haz lo que vieres.

18- Kia patro, tia filo. De tal palo tal astilla.

19- Mano pekis, dorso pagas. El que la hace la paga.

20- Pli da bruo ol da faro. Mucho ruido y pocas nueces.

Sendis korektajn solvojn kaj atingis poentojn:

Vicente Martorell, 5 poentoj.

FINO DE LA KONKURSO

Ne finiĝis nia stoko, ankoraŭ restas esperantaj proverboj sed nia celo ne estas elĉerpi ĝin. Movi la entuziasmon kaj la partoprenadon estis nia celo. Okazas ke ĉiam partoprenas la samaj, pro tio ni finas ĉi tiun konkurson dankante al konkursantoj lian partoprenadon. Ni incitas ilin kaj la legantojn por nova konkurso. Kuraĝu!

Partoprenintoj kiuj atingis premion:

1ª premio: Vicente Martorell… 19 poentoj. 2ª premio: Francisco Aliaga…. 11 poentoj.

Ambaŭ povas elekti ĉu abonon al iu ajn E-gazeto dum la jaro 1984 ĉu E-libron. Bonvolu, skribu al ni dirante kion vi deziras. La premioj estos disdonitaj post la manĝado en la venonta Zamenhofa tago.

Gratuloj al niaj venkintoj.

JOHANO

Página 8 del original
Página 8 del original

[BILDO p.8] Inter la du vortoj de la granda titolo VALENCIAJ … TRADICIOJ staras malgranda desegnaĵo de la blazono de Valencio: kronita ŝildo kun vertikalaj strioj.

VALENCIAJ TRADICIOJ

JASMENO RIMIĜAS KUN ĜARDENO

La muzulmanan devenon pri la ĝardenoj aŭtentike valenciaj oni rimarkas inter aliaj aferoj pro la intenseco de ilia parfumo.

Kaj unu el la plej bonodoraj floroj estas la JASMENO, kiu importis el Persujo la mahometanoj, konsciencaj ĝardenistoj.

Ne estas manka pri simbolismoj ĉi tiu floro, komencante pri ĝia nomo. La vorto «YASMIN» (JASMIN) estas laŭ opinio de kelkaj specialistoj, altgrade elokventa, ĉar proklamas ĉi tiun sentencon kiu tiel utila povas rezulti dum la vivo: «La malespero estas eraro». Kaj proklamas tiun veron, ĉar-ĉiam, laŭ la specialistoj- «YAS» (JAS) signifas koleriĝo kaj «MIN» samvaloras al mensogo.

Alimaniere, certa orienta Horacio asertis: «Flora jasmenbranĉo sur la kapo, santala smiraĵo kun safrano ĉe la korpo kaj amata belega virino, estas tri aferoj kiuj anstataŭas la paradizon».

Kaj oni povas diri ke la hispana vorto «JAZMIN» (ĤAZMIN) troviĝas tre proksima al la devena formo. Valencilingve, la nomo pri la blanka floro -kiun la katalunanoj kaj majorkanoj nomas «gessamí» (ĝesami) aŭ «llessamí» (lesami) k.t.p.- estis spertinta ian leĝeran ŝanĝon tra la tempo. En la fama romano «Tirant lo Blanc» (blank) kaj en la elegantaj verkoj de Rois de Corella» (Koreja), oni uzis la vorton «gesmir» (ĝesmir). Sed nuntempe, ĉi tiu formo estas anstataŭata, antaŭ ĉio en la ordinara lingvo, per la formo «gesmil» (ĝesmil) ja tre eŭfona.

Indus ke la valenciaj verkistoj proprakriterie kontribuus por defendi la influon de tiu vorto «GESMIL», pro la aŭtoreco kiu devus doni la fakton, ĉar Valencio estas jasmenlando.

Ĉu senkosta jeso?… Ne, certe. Jam en 1382-a skribis la reĝo Don Petro la Ceremonia al sia vokto

Página 9 del original
Página 9 del original

en Valencio -t.e. al submastro pri la reĝa havaĵo- mendinte al li jasmenojn de tiuj kiuj oni kreskis ĉi tie, t.e., de tiuj kiuj havas grandan kaj larĝan floron.

Nedudeble, ke tiu reĝa frazo estas rememorigata je relativa frekvento. La granda kataluna poeto Jozefo Carner prologis libron en 1909-a, titolita «Las siestas del Cañaveral» (La siestoj de la Kanejo), pri kies aŭtoro li diris: Nia kara amiko García Sanchiz estas valenciano naskiĝinta en tiu amlando en kiu la jasmenoj, kiel certigis nia grandanima reĝo Petro la Ceremonia, estas «grandaj kaj larĝaj».

Lasante tiun kuriozegan konjunkcion inter Carnner kaj García Sanchiz -kiuj poste estis sekvintaj vojojn tiel malsamajn- estas bone rememori pri alia monarko, Don Marteno la Kompatema, kiu skribis en 1406-a al la valencia ĝardenisto Bartolomeo Guerau dirante lin ke li deziras planti en la ĝardeno de sia plej granda palaco en Barcelono kelkajn jasmenojn. Pro tio, li ordonis ke kiel eble plej baldaŭ oni ekspedu al li tri jasmenojn inter la plej belaj kiuj estas en la Reĝa Palaco de Valencio, kiuj estu sendataj kompletaj kaj kun la tuta radikaro tre bone protektita, por ke ili ne mortu dumvoje.

Kio pli?… En tempoj de la reĝo Ferdinando la Katolika, iris al Sevilo, kiel oni scias, valenciaj ĝardenistoj por zorgi la ĝardenojn en la Alkazaro, kie ili plantis multenombrajn arbojn kaj arbustojn, akiritaj en Valencio. Kaj dum 1485-a, Vilhelmo Salvador, karavela mastro, portis por la sevila ĝardeno diversajn plantaĵojn, inter ili dek jasmenajn bazotrunkojn, «Pro tio ke la famaj sevilaj jasmenoj -komentis madrida historiisto- trovas sian lokon kaj devenan epokon per ĉi tiuj novaĵoj».

En Valencio, la jasmenojn oni povas vidi… kaj flari ilin! Ĉe la pordoj de kelkaj kampardomoj kaj kabanoj; sur kortoj aŭ kortetoj de vilaĝaj loĝejoj; ĉirkaŭe de vilaoj pli aŭ malpli diskretaj arkitekture, kiuj estas konstruitaj por somerumi…

Tie kaj ĉie, kie ili troviĝas, kiel malavare

Página 10 del original
Página 10 del original

ili parfumas la someraj noktoj! Ĉar estas dum somero kiam la valencia jasmeno atingas tutan sian forton kaj pravigas la priskribon de la ceremonia reĝo. Kaj dum tiuj serenaj noktoj en kiuj la luno ŝajnas el argento sur heraldika lazuro, la floroj tiel blankaj estas kiel fabela stelaro (konstelacio) de bonodoraj steletoj inter la verdaj folioj…

FRANCISCO ALMELA Y VIVES Esperantigis Fco. Aliaga

LERNOLIBROJ

Novan lernolibron «Nuevo método de Esperanto» de la hispana akademiano de la E-lingvo Fernando de Diego, ni aĉetis por nia biblioteko. Ĝi kovras vakuan lokon en la memlernado de la hispanoj, ĉar post la elementalaj kursoj, preskaŭ ĉiuj progresantaj lernolibroj estas eldonitaj per E-lingvo, sed neniu per baza hispana lingvo. Ĉiuj memlernantoj, kiuj ankoraŭ ne regas flue Esperanton, povos daŭrigi ĝin per tia nova metodo.

[BILDO p.10] Humura desegnaĵo per nigra inko, subskribita permane «S. Ricarte»: paro — knabino kaj junulo kun okulvitroj — sidas sur amaso da forĵetitaj aĵoj (malnovaj lavmaŝinoj, televidiloj, radoj, ladskatoloj) meze de rubejo, kun ratoj ĉirkaŭe. La knabino demandas, en parolbalono: «KAJ… KIO ESTAS EKOLOGIO?»

Página 11 del original
Página 11 del original

KRUCENIGMO Nº 8

de ALIA-GO

[BILDO p.11] Dekstre supre: krucenigma krado kun kolumnoj numeritaj de 1 ĝis 9 supre kaj vicoj de 1 ĝis 9 maldekstre. La formo estas kruca, kun elstaraj anguletoj; kelkaj kvadratoj estas nigraj kaj unu, en la centro (vico 5), portas nigran X-forman markon.

HORIZONTALE: 1.-(Inv.) Ĉiu el la du flankaj partoj de konstruaĵo. Prepozicio. 2.-(Rad.) Malgranda pelvo, kun kvar piedoj. Sufikso signifanta objekton similan al tiu esprimita per la radiko (adjektive). 3.-Malgrandaj personoj. Sufikso de la pasiva futura participo. 4.-Birdoj el la ordo de paseroformaj birdoj. 5.-Literoj de taĉo. Prepozicio. 6.-Persona pronomo (3 literoj). Prepozicio (2 literoj). Poseda adjektivo (3 literoj). 7.-Interjekcio uzata por esprimi malkontentecon. Metafizika teorio. 8.-Malplezuri pro senintereso aŭ neokupiteco. Opon de ok aferoj. 9.-(Rad.) Tio, kion devas diri aŭ fari aktoro en filmo. Multvalora metalo.

VERTIKALE: 1.-(Rad.) Konformi sin al tio, kion alia persono ordonas aŭ malpermesas. Prepozicio. 2.-Adjektivo de meblo sur kiu oni kuŝas por ripozi, dormi k.t.p. La ekstrema parto de la brako. 3.-Rompi la geedzan fidelecon. Sufikso signifanta personon, individuon. 4.-Pagi por liberigi iun el kaptiteco. 5.-Du vokaloj. Nea adverbo. 6.-Merganaso. 7.-La deksesa greka litero. Speco de agato. 8.-Lirikaj poemoj, dividitaj en strofoj. (Rad.) Seksa pasio kaj volupta inklino al iu. 9.-(Rad.) Mamulo el la ordo de ronĝuloj. Frakcio kun numeratoro.

SOLVO DE LA ANTAŬA KRUCENIGMO

HORIZONTALE: 1.-I. 2.-Ume. 3.-Kraku. 4.-Alegori. 5.-Klas. Fiki. 6.-Iranano. 7.-Enalo. 8.-Oro. 9.-A. VERTIKALE: 1.-K. 2.-Ali. 3.-Klare. 4.-Uresano. 5.-Imag. Nara. 6.-Eko. Falo. 7.-Urino. 8.-Iko. 9.-I.

Edita: Grupo Esperanto de Valencia Dep. Legal V-1683-1983 Redactor: José Pérez Sempere

Valencia Luno n.º 9 (febrero de 1984)

Texto completo del número 9 de Valencia Luno, el boletín del Grupo de Esperanto de Valencia, de febrero de 1984: 13 páginas transcritas del original.

Portada de Valencia Luno n.º 9, febrero de 1984.
Portada de Valencia Luno n.º 9, febrero de 1984.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1984_n09_feb

Qué tiene de especial este ejemplar

  • El ejemplar no lleva ninguna numeración de página impresa: las referencias a páginas siguen el orden de los folios, no ninguna cifra que esté en el papel.
  • La estadística de los cursos de la «Lerneja paĝo» atraviesa el cambio de folio: empieza en la cuarta página y las tres últimas filas del bloque «Propagandilo» —Radio kaj TV, «Expo Jove», Aliaj— están ya en la quinta. Las cuentas tampoco cuadran: en el bloque «Kalendaro» falta el tercer trimestre, porque salta de «2ª kvaronjaro» a «4ª kvaronjaro», y por eso suma 102 en vez de los 110 alumnos; el bloque «Propagandilo» suma 109.
  • En la tabla «Etato de nia libroservo» (p. 8) la columna de 1980 sólo lleva la cifra de STOKO; las tres casillas de arriba —AĈETADO, VENDADO, PROFITOJ— están vacías y las cruza una flecha vertical hecha a mano que baja hasta esa fila.
  • La canción «ĈIU, ĈIU» (p. 10) va toda a mano: los pentagramas, las notas y la letra partida en sílabas debajo de ellas. La atribución escrita arriba a la derecha, «Teksto kaj muziko de Nicanor Melinaro», tiene el apellido de lectura ambigua —puede leerse igualmente «Metinaro»—, y dentro de la letra hay dos sitios que no se leen con seguridad, «helpo de mi mik’» y «ŝi ni ĝas».
  • La última página reproduce en facsímil una carta mecanografiada del presidente sobre el papel de carta del Grupo, fotocopiada: hacia los dos tercios de la altura la atraviesa una banda horizontal más oscura con una raya, que pasa por encima de las palabras «montri al ili ke tia unueco nur estas» sin hacerlas ilegibles.
  • El esperanto del número se sale de la norma en varios puntos, y así está impreso: en el poema «OKULOJ», «ĉiam enemantaj», «per sureirisa ondo» y «Okuloj viaj, bruna»; en la página de radio, «Ĉu ankaŭ aliajn esperantajn radioelsendoj?»; y en el artículo de las fallas, firmado «Tradukis: Fco. Aliaga», «genajbaroj», «vestigis», «ke la labortagoj… oni laboris» y superlativos a la castellana como «la festo pli populara en Valencio».
  • Dos nombres aparecen de dos maneras dentro del mismo número: el presidente firma la carta como «Paskal Pont» y la crónica de la fiesta de Zamenhof lo llama «s-ro Pascual Pont»; el librero firma «Manuel Gargallo Monforte» en la página 8 y es «Manolo Gargallo» en la once.
  • Todo el número va en esperanto; el único trozo en otra lengua es la cancioncilla valenciana que cantan los chiquillos recogiendo trastos, «Per ahí hi ha una estoreta velleta…», impresa en la página 7 con la traducción al esperanto en mayúsculas debajo de cada verso.

Qué hay en este número

p. Título Idioma Firma
1 OKULOJ (poemo) epo S. Ricarte
2 ĜENERALA ASEMBLEO DE LA VALENCIA ESPERANTO-GRUPO epo
3 SOCIETA VIVO (Novaj geedzoj · Nova esperantisto) epo de MAGAMO
3 POLINO DEZIRAS KORESPONDI epo
4 LERNEJA PAĜO — Statistiko de la lernokursoj epo Johano Antono
5 AKTUALAJ KURSOJ epo
5 LA KONTRAŬO (ŝerco) epo
6 VALENCIAJ TRADICIOJ — Les Falles. La festo de la fajro epo Tradukis: Fco. Aliaga
8 ETATO DE NIA LIBROSERVO epo Manuel Gargallo Monforte, libroservanto
9 ESPERANTO EN RADIO epo Johano
9 (ŝerco: «Patrino diras al infano») epo Klara
10 ĈIU, ĈIU (kanto kun muziknotoj) epo Teksto kaj muziko de Nicanor Melinaro[?]; prezentas Félix Navarro
11 FESTO DE LA TAGO DE ZAMENHOF epo Carles N. Moya i Seguí
12 KRUCENIGMO Nº 9 epo de ALIA-GO
13 Karaj gesamideanoj (letero de la prezidanto) epo Paskal Pont

El boletín, entero

Página 1 del original
Página 1 del original

[BILDO p.1] Kapo de la kovrilo: verda rektangula kampo kun blanka desegnaĵo de la Serranos-turoj maldekstre, granda blanka lunarko kiu formas la komencan literon de la titolo, la vortoj VALENCIA LUNO per grasaj blankaj majuskloj, kaj kontura kvinpinta stelo dekstre.

BULTENO DE LA VALENCIA ESPERANTO-GRUPO

GRAN VIA FERNANDO EL CATOLICO, 45, 3.ª – ☎ 326 96 16 – VALENCIA-8

Nº 9 – FEBRUARO 1984

[BILDO p.1] Nigra-blanka desegnaĵo maldekstre: duonfigura portreto de juna virino kun longaj krispaj haroj, kun malkovritaj ŝultroj kaj drapiraĵo, rigardanta malsupren kaj dekstren.

OKULOJ

Tra bluaj lagoj, flatas vin la mondo, ĉar sur ĉi akvoj ĉiam enemantaj, la mondaj bildoj, enkarceriĝantaj restadas per sureirisa ondo.

Kontraste vian el obskur’ vizaĝon, dumtage, viaj okulegoj, sunoj aspektas, kaj dumnokte, brilaj sunoj dorlote forigantaj de mi l’ saĝon.

Okuloj viaj, bruna, la koloron posedas, kiu en ilian enon sinkigis mian elkaptitan koron.

Posedas vi, mistera, la mienon, rigardon rava, kaj dolĉĉarma koron, igantajn ĉiam for de mi la penon.

S. RICARTE

(Oktobro 1982)

Página 2 del original
Página 2 del original

ĜENERALA ASEMBLEO DE LA VALENCIA ESPERANTO-GRUPO

kiam: 23-an februaro 1984, 7-an vespere. kie: Sidejo de la Grupo, G. V. Fernando el Católico, 45, 3ª.

TAGORDO:

1.- Legado kaj aprobo de la antaŭa akto. 2.- Elekto de novaj estraranoj. 3.- Ĉefaj agoj de la pasinta jaro kaj celoj por la nuna. 4.- Bilanco 1983 kaj budĝeto 1984. 5.- Petoj kaj demandoj.

La ĝenerala asembleo estas la plej grava ago de ĉiu esperantisto. Tie oni decidos la sorton de Esperanto en Valencio. Nepre ĉiuj devas kunveni.

Normoj por la elekto de novaj estraranoj:

Leĝe, la nuna estraro devas daŭri dum alia jaro, sed praktike ni bezonas helpon, ĉefe por administracia kaj sekretaria laboro, kaj ankaŭ ni revas havi delegitojn de la esperantaj fakoj: fervojistoj, filatelistoj, turismo, IKUE, SAT, MEM, k.t.p. Tial oni alvokas al ĉiuj kiuj povas roli en tia senco, aŭ konas iun kiu povus tion fari, prezentu al si mem aŭ al li, kiel kandidaton por tio, oni devos prezenti al la nuna estraro, plej malfrue duonhoro antaŭ la komenco de la ĝenerala asembleo, bileton kun kompleta nomo kaj, laŭeble, taskon kiun oni povus plenumi.

Celoj por la jaro 1984

La estraro proponis kiel kolektivan celon por tiu ĉi jaro: PLIGRANDIGI KAJ PLIBONIGI LA ANOJN EL NIA GRUPO. Tio povus esti direktita en du sencoj:

1.- Starigi novajn rilatojn «movado-lernantoj» per tri ĉefaj agoj:

  • gravigi la disdonon de diplomoj per ĉeesto de la esperantistaro kaj solenaĵo.

Página 3 del original
Página 3 del original

  • atenti la komencon de la kurso.
  • intermiksi paroladon pri la movado meze de la kursoj.

2.- Zorgi la malnovajn esperantistojn kaj eks-lernantojn per:

  • sendi leterojn al ili.
  • eldoni pluan Valencian Lunon por sendi al ili.
  • fari esperantajn tagojn sabate, kun amuza parto kaj multnombra invito.

SOCIETA VIVO

de MAGAMO

NOVAJ GEEDZOJ

La pasintan tagon 7-an Aŭgusto 1983, okazis en la vilaĝo Quart de Poblet (Valencia), geedziĝo de nia societano Francisco Abad Moya kaj Marisa. Ni deziras ke ili estu feliĉaj kaj manĝu perdikojn.

NOVA ESPERANTISTO

La pasintan vendredon 20-an Januaro, en la Hospitalo Gómez Ulla en Madrido, naskiĝis la unua filo de nia societano kaj prezidanto de MEL, Aŭgusto Casquero de la Cruz. Ni deziras ke la gepatroj estu feliĉaj pro la alveno de la bela fileto AŬGUSTO.

POLINO DEZIRAS KORESPONDI

Kun sinjoro aŭ sinjorino de nia Grupo, ŝi havas 48 jarojn, komencanto pri nia lingvo. Ŝi jam partoprenis en la lasta UK de Budapeŝto. MARIA CZAJKOWSKA, 44-100 GLIWICE Str. Ul. Konarskiego 11/1 POLSKA

Página 4 del original
Página 4 del original

LERNEJA PAĜO

Statistiko de la lernokursoj

Kara samideano, legu kaj meditu la jenajn numerojn.

1982 1983 Tute
Gvidantoj 4 3
Gelernantoj 68 42 110
Lernantoj 41 26 67
Lernantinoj 27 16 43

Aĝo

1982 1983 Tute
Antaŭ 18 jaroj 14 11 25
de 18 ĝis 25 31 16 47
» 26 » 35 16 8 24
» 36 » 50 3 5 8
» 51 k.t.p. 4 2 6

Studa nivelo

1982 1983 Tute
Elementala 3 3 6
Baza 15 12 27
Meza 21 4 25
Profesia 6 5 11
Teknika 4 2 6
Mezuniversitata 9 6 15
Universitata 10 10 20

Kalendaro

1982 1983 Tute
1ª kvaronjaro 23 21 44
2ª kvaronjaro 15 3 18
4ª kvaronjaro 18 7 25
Sabatoj 12 3 15

Propagandilo

1982 1983 Tute
Amikoj kaj familianoj 21 18 39
Ĵurnaloj 27 9 36
Spektakla anoncaro «Cart. Turia» 3 2 5
Afiŝoj 13 4 17

Página 5 del original
Página 5 del original

1982 1983 Tute
Radio kaj TV 1 3 4
«Expo Jove» 2 2
Aliaj 3 3 6

KONKLUDOJ

  • La plej granda ĉeestado estis lernantoj ĝis 35 jaroj dum la unua kvaronjaro.

  • La plej bona propagando estis farita de amikoj kaj familianoj, do PROPAGANDU LA KURSOJN al viaj konatuloj.

  • Petu afiŝojn en la Grupo kaj gluu ilin en via laborejo, lernejo, universitato, montrofenestroj ktp.

  • La Grupo devos intensigi la propagandon en la ĵurnalojn.

  • Pensu ni. Kial malpliiĝis la lernantoj? Kion vi povos fari?

Johano Antono

AKTUALAJ KURSOJ

Daŭrigas la elementalaj kursoj: Lundo, merkredo kaj vendredo, de 7 ĝis 8 kaj 8 ĝis 9, por komencantoj.

Konversacia kurso: Lundo kaj merkredo, de 7,30 ĝis 9, por grupanoj. Ĉu vi venos?

LA KONTRAŬO

En ŝuvendejo, sinjorino estas surprobante kelkajn ŝuojn, la ŝuvendanto proponas ŝin surprovi la du piedojn, ĉar, li diras:

  • Ĉiuj ni havas unu piedon pli granda ol la alia. Mi ne -respondas la sinjorino- mi havas unu piedon pli malgranda ol la alia.

Página 6 del original
Página 6 del original

[BILDO p.6] Rubrika kapo: la vortoj VALENCIAJ TRADICIOJ per grandaj grasaj majuskloj, kun meze malgranda blazono de la urbo Valencio — kronita ŝildo kun la du literoj «L».

VALENCIAJ TRADICIOJ

LES FALLES. LA FESTO DE LA FAJRO

La vorto falla (faljo), kiu devenas de la latina «FACULA» (kiu signifas torĉon). Oni pritraktas valencian mozarabismon, kiu jam enviciĝis inter la «Vocabulista in arabico» aŭ glosaro araba-latina, kunmetita de Rajmondo Martí, laŭ insistpetoj de la reĝo Jakobo Iª. Oni trovas ĝin dokumentita en la 16ª ĉapitro de la Kroniko de la sama reĝo. En la senco de flambrulaĵo uzis ĝin Jakobo Roig ĉe la 2373ª verso de «L’Espill» (La Spegulo) aŭ «Llibre de les dones» (Libro pri la virinoj).

La deveno de la nuntempaj «falles» (faljoj) oni trovas en la gilda korporacio, kiu havis la malsamajn oficojn kaj profesiojn dum la privilegia epoko kaj specife ĉe la ĉarpentista korporacio, kiu datumas el la XIIIª jarcento. Antaŭlonge estis kutimo, ke la labortagoj inter aŭtuno kaj vintro, tio estas, ekde sankta Mikaelo (29-an de septembro) ĝis sankta Jozefo (19-an de marto) oni laboris dum la horoj de la tagekfiniĝo ĉe la lumo de oleolampoj pendigitaj sur krucforma stango nomita valencilingve «ESTAI» aŭ «PAROT». Kiam alvenis la antaŭtago de sankta Jozefo, patrono de la korporacio, la metilernantoj kaj knabetoj ekbruligis flambrulaĵon aŭ faljon faritan el lignaj restaĵoj, mebloj kaj malnovaj sentaŭgaĵoj, stariginte ĉion tion sur la parot-o, kiel limtempo ke estis finitaj la mallumaj laborhoroj. La satira esenco de la metiistoj, enlokigitaj en tio kiu tiam oni nomis «partides del Carme» (distriktoj de Karmena) kiu estas nun la kvartalo pli tipa el la urbo, vestigis kaj piedvestis la parot-on, ne mankis pli, la genio, la humuro kaj la pensita kaj farita aliigis la parot-on je grupo da «ninots» (pupegoj), karikatura figuro, kiu estas la ĉefa rolulo sur la faljo. Laŭ ĉi tiu teorio ke la faljoj naskiĝis kiel konkludo pro la purigado en la ĉarpentejoj la antaŭtago de sankta Jozefo, ĉi tiuj ne povus esti antaŭaj al la XVIª jarcento, tiel ke ne estis ĝis finaĵoj de ĉi tiu jarcento kiam komencis ĝeneraliĝi la religia fervoro pri sankta Jozefo.

Página 7 del original
Página 7 del original

Oni povas konsideri ke la deveno estas multe pli antikva, kiel havi paganan antaŭaĵon. Laŭ multa kredebleco la faljoj devenas el la flambrulaĵoj kiujn oni ekbruligis dum la saturnaj festoj, kiujn oni celebris en la sezonoŝanĝoj. La faljo estas civiliza flambrulaĵo. La unuaj faljoj konsistis je kvar framoj el pentrita tolo kun sola «ninot» (pupego) sur la podio; poste aperis scenoj kun du aŭ tri pupfiguroj kaj ĉe la paso de la tempo oni aldonis aliajn elementojn ke ĝia argumento bezonis ĝis alveni al la nunaj faljoj.

La faljoj estis kaj estas elstare popularaj; ili naskiĝis inter la klasoj plej modestaj, siaj konstruantoj restis sub la anonimo. Kvar ŝercemuloj oni kunvenis en la butiko, la barbejo aŭ la kafejo, helpitaj de ĉarpentisto kaj facila multsatira versofaranto. La knabetoj oni prenis sur sin la amasigado de malnovaj sentaŭgaĵoj per mato, kiun ili trenis tra la stratoj dum ili kantis:

«Per ahí hi ha una estoreta velleta EN TIE ESTAS MATETO MALNOVETA

per a la falla de sant Josep el tio Pep POR LA FALJO DE SANKTA JOZEF’ LA ONKLO JOCJ’

mes que siga la tapadora del comú número ú.» ANKORAŬ KE ESTU LA KOVRILO DE LA NECESEJ’ NUMERO UNU.

La starigado de la faljoj oni faris je fruaj horoj en la ektagiĝo la 18-an de marto, do la festo oni celebris tiam la antaŭtagon de sankta Jozefo kaj oni forbruligis ilin ĉirkaŭe je la oka vespere en la sama tago. La temo estis sekreto kaj la surprizo aperis sur la strato aŭ placo samtempe kiel la sunlumo. Ĝia klarigado povis legi ĝin sur la fasadoj de la domoj plej proksimaj al la faljo. En tiuj tempoj la faljoj elmontris al mokado de pli ol kvar genajbaroj. La unuaj temoj estis konfuzaĵo inter la najbararo. Poste venis la eternaj socialaj kaj politikaj problemoj ĉiuspecaj: la prezo pri la porvivaĵoj, la luprezoj, la lumprezo, la eventoj pli popularaj en ĉiu jaro, k. t. p.

Vincento Blasco Ibáñez en sia verko «Arroz y tartana» (Rizo kaj kaleŝo) skribis belegan litera-

Página 8 del original
Página 8 del original

turan priskribon de la faljoj kaj ĝia medio.

En la nuntempo la faljoj, kiuj oni starigas pli ol kvarcent, estas la festo pli populara en Valencio. La falja semajno (12-an ĝis 19-an de marto) atingas reputacion inter la turismaj festoj, kiujn oni celebras ĉiujare.

Tradukis: Fco. Aliaga

ETATO DE NIA LIBROSERVO

JAROJ 1980 1981 1982 1983
AĈETADO 63.445.- 149.609.- 167.262.-
VENDADO 58.689.- 207.106.- 147.855.-
PROFITOJ 18.676.- 55.062.- 43.984.-
STOKO 19.364.- 42.796.- 85.361.- 148.752.-

(En la kolumno 1980 la tri unuaj ĉeloj estas malplenaj: mansignita sago malsupren kondukas de la supro ĝis la vico STOKO.)

MANUEL GARGALLO MONFORTE LIBROSERVANTO

[BILDO p.8] Senteksta vinjeto per simplaj konturaj linioj, en du scenoj markitaj «1º» kaj «2º». En la unua, homa figuro maldekstre levas la manon kun malgranda dentrado antaŭ sia vizaĝo; en la dua, la sama sceno spegulita, kun pli granda dentrado maldekstre kaj la homo dekstre, kiu ĝin tenas.

Página 9 del original
Página 9 del original

ESPERANTO EN RADIO

En Valencio ni aŭskultis, bone, klare, forte kaj sen bruo, la sekvontajn elsendojn:

Ĉiutage kaj hispana horo 21,00 – 21,30 Pekino, 9965 kHz. Informoj. Parolado. 22,30 – 22,55 Varsovio, 7285 kHz. E-Movado.

Dimanĉe 20,05 – 20,15 Vatikano, 6210 kHz. Religia.

Lunde 19 – 19,10 Berno, 3985 kHz. Informoj. 21,30 – 21,40 Berno, 3985 kHz. Ripeto de la antaŭa.

Marde 22,10 – 22,30 Keli, Svedio 17790: nur la unua mardo de ĉiu monato. Iomete brue.

Ĵaŭde Berno: same kiel lunde.

Sabate 21 – 21,20 Romo, 9710, 7275. Parolado

Ni aŭskultas ilin per ricevilo «Grundig 1400 Satellit» kune kun interna anteno de 1.44 m.

Ĉu vi, altestimata leganto, aŭskultis ilin per via ricevilo?

Ĉu ankaŭ aliajn esperantajn radioelsendoj? Skribu al ni ĉiujn informojn pri radio. Ni dankos vin.

JOHANO

Patrino diras al infano: -Vi devas esti bona por iri al la ĉielo, kaj se vi estas malbona, vi iros al la infero. La infano demandas tiam: -Kaj por iri cirkon, kion mi devas fari?

KLARA

Página 10 del original
Página 10 del original

[BILDO p.10] Manskribita muziknotaĵo, kvin sistemoj sur manlinieitaj kvinlinioj, kun la titolo ĈIU, ĈIU kaj sube «(Ĉilia melodio)». Supre dekstre, permane: «Teksto kaj muziko de Nicanor Melinaro[?]». La kanto estas en 4/4 kun du bemoloj ĉe la ŝlosilo; super la fino de la unua sistemo staras la ripetindiko «1ª». La kantoteksto estas skribita silabe sub la notoj, en ĝis tri paralelaj vicoj (la tri strofoj). Ĉe la lasta sistemo granda krampo kunigas la tri finajn vicojn kaj apude staras, per grasaj majuskloj, «NI KANTU!».

Kantoteksto, kiel ĝi staras sub la notoj (la strekoj estas la silabdivido de la manuskripto):

1-a sistemo: Ĉi-u, ĉi-u, ĉi-u, ĉi-u — ĉi-u homo vidas tuj (dua vico) scias ke sub verda stel’

2-a sistemo: ke l’ plej bela fami-li-o troviĝas ĉe ni en Es-pe-rant-uj’ (dua vico) ni-a granda fami-li-o konsistas el sankt-

3-a sistemo: tu-loj el ĉi-el’. 1.- Se i u venas eĉ el A-frik’ ni lin kom-pre-nas sen 2.- Ĉi u sin-jo-ro dediĉas sin el tu-ta ko-ro al 3.- Ni dum-kon-gres-e kunvenas por kon-sen-ti je-se kun

4-a sistemo: helpo de mi mik'[?] kaj se vi i-ras al Ame-rik’ tuj i-u ĉarma kursa-nin’. Se ŝi he-zi-tas pri l’ grama-tik’, li ŝin in- ĉi-o o-ra-tor’, kaj eĉ l’e-terna sta-tut-ba-tal’ ŝi ni ĝas[?]

5-a sistemo: di-ras «si-diĝu, do, a-mik'» vi-tas vo-lon-te al prak-tik’ per la plej harmoni-a bal’

Koregan dankon mi direktas al s-ro Sergio Docal, el Vaŝintono, ĉar en Budapeŝto li donacis al mi 380! kantojn kun muziknotoj kaj Esperantaj tekstoj, samtempe tradukitaj, jen hispane, jen angle, germane, portugale aŭ itale. Inter ili, «ĈIU, ĈIU» gaja kaj amuza kanzono por la uzado kiel instruhelpilo

Félix Navarro

Página 11 del original
Página 11 del original

FESTO DE LA TAGO DE ZAMENHOF

La pasintan 18-an Decembro, alian jaron pli, nia Grupo festis la datrevenon de la naskiĝo de D-ro Zamenhof, kiu estas ĉi-jare la 124-a.

Agrabla surprizo estis la pli granda partoprenantaro en la aktoj, kio vigligis la feston.

Je la 12-a matene, kiel anoncite, estis metita sur la memorplato kiu troviĝas en la strato D-ro Zamenhof, kaj memore al li, laŭra krono.

Poste, je la dua kaj duono postagmeze, ĉe la Restoracio Ortiz de la apuda vilaĝo Mislata, ni bankedis pli ol kvindek personoj. La bankedo disvolviĝis inter bongustaj pladoj kaj amika etoso.

Je la fino de la bankedo paroladetis nia kara prezidanto s-ro Pascual Pont, kiu sekve prezentis la eksterlandajn geesperantistojn, kiuj kun ni bankedis. Ili estis: s-ino Lilia Konstantinova, bulgara esperantistino edziniĝinta kun nia samideano Miguel Saballs Poves, el Aldaia; s-ro Adacio Vieira, konsulo de Portugalio en nia urbo; s-ro Dennis Keefe usona esperantisto kiu loĝas antaŭ pli ol unu jaro en nia urbo; kaj fine, la belga juna esperantisto Hans Stinders, kiu pasigas kelkajn monatojn ĉe «Esperanto-Oazo» de Gandía.

Kiel fino de la festeno, estis prezentita en la sama restoracio serio da lumbildoj pri la pasinta Universala Esperanto-Kongreso, okazinta en Budapest (Hungario). Ĝi estis aranĝita de Dennis Keefe kaj Manolo Gargallo, kaj prezentita de la unua.

Finis la aktoj, dezirante ĉiuj ariĝi en baldaŭa okazo kun tiel bona etoso.

Carles N. Moya i Seguí

Edita: Grupo Esperanto de Valencia Dep.Legal V-1683-1983 Redactor: José Pérez Sempere

Página 12 del original
Página 12 del original

KRUCENIGMO Nº 9

de ALIA-GO

[BILDO p.12] Krucenigma kradaro de 9×9 ĉeloj, numeritaj 1 ĝis 9 supre kaj maldekstre, enskribita en okangula kadro; meze staras granda kvarpinta stelo kiel nigra (neplenigebla) zono.

HORIZONTALE: 1.-Mola kaj tre movebla muskola organo. 2.-Rilata al angloj, aŭ al Anglujo. 3.-Genro de unujaraj, plurjaraj herboj kaj arbustoj. (Rad.) Alia, pli malnova nomo de nitrogeno. 4.-(Inv.) Rilata al difinita kvanto da medikamento. Ceremonia vira vesto de la antikvaj romanoj. 5.-Subjunkcio. (Inv.) Plurala pronomo de la unua persono. 6.-Opo de tri aferoj aŭ personoj. (Adv.) Plej zorge gardi kaj flegi. 7.-Adverbo signifanta: multe da fojoj unu post alia. (Inv.) Difinita parto de spaco. 8.-Moviĝu, por atingi iun aŭ ion. 9.-Genro de graminacoj (akuzative)

VERTIKALE: 1.-Blanka, dolĉa likvaĵo, produktata de specialaj glandoj. 2.-(Inv.) Prilabori lignon, metalon, oston k.t.p. 3.-Speco de haroj, distingiĝantaj per sia fajna, krispa kaj skvamsurfaca strukturo. (Rad.) Ano de la ĉefgento loĝanta en Italio. 4.-(Rad.) Pozitiva elektrodo en pilo. (Inv.) Grasa likvaĵo el animala, vegetaĵa aŭ minerala origino. 5.-Literoj de negi. (Inv.) Singulara virseksa pronomo. 6.-(Rad.) Prezentanta nenian elstaraĵon sur sia supraĵo. Muskola organo, kiu pumpas la sangon. 7.-Izola loko, verda kaj kvazaŭinsula en la dezerto. (Inv.) La malantaŭa parto de la kolo. 8.-Subtena, nervure elstara arko, diagonale streĉita sub volbo, por ĝin fortikigi. 9.-(Rad.) Internacia unuo de volumeno, uzata por mezuri la internan kapaciton de ŝipo.

SOLVO DE LA ANTAŬA KRUCENIGMO

HORIZONTALE: 1.-Ola. Por. 2.-Bide. Oida. 3.-Etuloj. Ot. 4.-Alaŭdoj. 5.-Tĉ. En. 6.-Mi-en-mia. 7.-Pa. Teismo. 8.-Enui. Okon. 9.-Rol. Oro. VERTIKALE: 1.-Obe. Per. 2.-Lita. Mano. 3.-Adulti. Ul. 4.-Elaĉeti. 5.-Oŭ. Ne. 6.-Ojdemio. 7.-Pi. Onisko. 8.-Odoj. Amor. 9.-Rat. Ono.

Página 13 del original
Página 13 del original

[BILDO p.13] Faksimilo de tajpita letero sur la leterkapo de la Grupo: supre maldekstre nigra plenigita kvinpinta stelo, sub ĝi «GRUPO ESPERANTO DE VALENCIA» per majuskloj, kaj la adreso «Gran Vía Fernando el Católico, 45-3.ª / Tel. (96) 326 96 16 / VALENCIA-8».

Valencio, la 30ª januaro 1984

Karaj gesamideanoj,

Kiel prezidanto de la grupo, mi devas konfesi al vi ion tre grava: la grupo funkcias malbone. La kialoj estas pluraj, sed eble la ĉefa estas la forlaso pro nepraj profesiaj devoj, de la tre aktiva laboro farita lastatempe de niaj amikoj Moya, Diago, León kaj Ricarte. Certe, la problemo estas nedaŭra, ĉar neniu el ili malgrandigas sian esperantistecon, sed intertempe…

Kontraŭe, la universala movado travivas, laŭ mia opinio, la plej interesan epokon el sia historio. Pruvoj… la sukceso de la lasta Universala Kongreso en Budapeŝto… La oficialigo de Esperanto en Internacia Asocio de Kibernetiko… sed eble… la plej grava… Ĉu vi aŭdis ke Usono forlasos Unesko? Ĉu vi scias ke la kialo estas la Nova Komunika Ordo adoptita de Unesko? Kaj en la Nova Komunika Ordo Esperanto estas laborante tre aktive.

Nia kara Tero ĉiu tago estas pli malgranda, kaj la homoj, ĉiuj homoj bezonas kaj aspiras vivi kune kaj pace. Vi bone scias ke lastatempe en Valencio mem, multenombriĝas la movadoj, asocioj, manifestacioj por la paco, la unueco, la universala sento de la homaro.

Kial ni ne atingas montri al ili ke tia unueco nur estas teorio se ne komencas havante veran ilon por interparoli kaj interkompreniĝi la homoj, ĉiuj la homoj? Kiel montri ke se ĉia lingvo profunde influas la subkonscion de la homo, la fakto de paroli kaj uzi veran internacian lingvon estas nepra kondiĉo por daŭra kaj profunda internacia konscio?

Nia tasko estas tre granda, grava, urĝa kaj bezonas la strebadon, la penojn, la klopodojn de ni ĉiuj. Niaj kapabloj estas malsimilaj. Iu taŭgas por paroli, alia por skribi, tiu por organizi, tiu ĉi por diskuti kaj konvinki. Iu havas sufiĉe da libera tempo, aliaj estas tre okupataj. Iu konas tre bone la gramatikon, alia havas gravajn amikojn; tiu ĉi estas fervojisto, povas vojaĝi senpage kaj ĉeesti en pluraj kunsidoj, sed mi estas certa, ke se la tuta valencia esperantistaro laboras laŭ sia ebleco, ni povos ege progresigi nian movadon.

Mi atendas vin en la Asembleo. Venu pretaj por diskuti kiel vi volas la movadon kaj kiel oni povas tion atingi, kion oni devas ŝanĝi kaj kion oni devas konservi. Estas la laboro de la tuta jaro kion oni devas tie aranĝi.

Ĝis la baldaŭa revido

Paskal Pont Prezidanto de la Grupo

Valencia Luno n.º 10 (abril de 1984)

Texto completo del número 10 de Valencia Luno, el boletín del Grupo de Esperanto de Valencia, de abril de 1984: 16 páginas transcritas del original.

Portada de Valencia Luno n.º 10, abril de 1984.
Portada de Valencia Luno n.º 10, abril de 1984.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1984_n10_apr

Qué tiene de especial este ejemplar

  • El número no lleva índice: la primera página es la cubierta, con la cabecera, la dirección del grupo, la fecha «Nº 10 – APRILO 1984» y un plano del barrio que indica dónde está la nueva calle. Encima de la fecha, un sello redondo de tinta violeta del Depósito Legal (Generalitat Valenciana, Conselleria de Cultura) tapa una parte de ella.
  • Todo el número está en esperanto. Las únicas líneas en castellano son el colofón de la última página («Edita: Grupo Esperanto de Valencia», «Redactor: José Pérez Sempere») y los nombres de las calles del plano de la cubierta.
  • El esperanto impreso usa formas que no son las de la lengua estándar: falta el acusativo donde la sintaxis lo pide («En 1934 organizis en Valencio la XIV Universala Kongreso de SAT», p. 2), hay concordancias trabadas («aprobis kotizajn aktualiĝon», p. 3) y presente donde el relato va en pasado («Estas la unua pruvo en Hispanio el la dekunu popularaj», p. 11). También abundan las formas calcadas del castellano: «komfuzite» y «demostrante» (p. 2), «enspecoj/elspecoj», «priokupa» y «ekscepte» (p. 3), «vicaliĝilo» (p. 10).
  • Dos nombres propios salen mal impresos, lo que dificulta buscarlos: la traducción que Hernández Lahuerta empezó en la cárcel aparece como «Don Kiñoto», con la ñ castellana en lugar de la ĥ (p. 2), y la base 8 del concurso de redacción anuncia los premios para el «Zamenhoha Tago», con h donde toca una f (p. 7).
  • Las páginas 12 y 13 forman una sola sección, «NIA LIBROSERVO», impresa de través: van giradas noventa grados respecto del resto del número. La 12 solo lleva el título y tres imágenes —las dos caras de una postal del 68.º Congreso Universal de Budapest y la silueta de un bolígrafo—; la 13, una tira con tres pegatinas y el cartel del 44.º Congreso Español de Sevilla.
  • En la lista «PREZOJ DE KELKAJ ESPERANTAJ OBJEKTOJ» (p. 13), los dos últimos artículos —la postal y la hoja de pegatinas del congreso español— no llevan precio: el papel imprime un interrogante donde debería ir la cifra.
  • La página 15 es una partitura manuscrita, fotocopiada: bajo los siete pentagramas, la letra va partida en sílabas con guiones, como se canta. La cinta dibujada del título atribuye «TEKSTO: José Prada» y «MUZIKO: José Padilla», y escribe el nombre de la ciudad «Valencio», mientras que la letra de la canción dice siempre «Valencjo», con j. Bajo el último pentagrama, a mano y muy desvaídos, están «Valencia, 5-2-84» y la firma «Félix Navarro»; el texto en prosa que acompaña a la partitura va firmado «F. NAVARRO». La canción no acaba en la página: la última sílaba impresa es «Va-», el principio de «Valencjo».
  • El colofón de este número imprime «Dep. Legal V-1603-1983», mientras que el de los números 9 (febrero de 1984) y 11 (junio de 1984) lleva «V-1683-1983».

Qué hay en este número

p. Título Idioma Firma
1 (kovrilo: Situo Strato «Esperantista Hernandez Lahuerta» — plano de la kvartalo) epo
2 NOVA STRATO «ESPERANTISTA HERNANDEZ LAHUERTA» epo PASCUAL PONT
2 (ŝerco: «Avo babilas kun sia nepino») epo
3 NIA ORDINARA GENERALA ASEMBLEO epo RAMON DIAGO
3 REAGOJ AL LA RAPORTO PRI LA PASINTA HISPANA ESPERANTO-KONGRESO EN ZARAGOZA epo LA REDAKTORO
4 VIII HEJS-TENDARO************XXV JUBILEO epo MAGAMO
5 ESPERANTA KURSO EN VALENCIA KVARTALO epo PASCUAL PONT
6 NOVAJ ESPERANTO-KURSOJ epo
6 ¡ATENTU SOCIETANOJ! epo LA ESTRARO
6 DONACOJ POR NIA GRUPO epo
6 ANKORAŬ ALIA NOVAĴO epo
7 Redakcia Konkurso epo
8 ESPERANTO NUR TAŬGAS POR SOLVI KRUCENIGMOJN epo F. NAVARRO
9 (ŝerco: «Virino iras al la kombejo») epo KLARA
10 DISKOJ – KASEDOJ epo JOHANO
10 44-a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO epo
10 69-a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO epo
11 SOCIETA VIVO — SAMIDEANO PARTOPRENIS EN LA MARATONO epo de magamo
11 UNUA MEDITERANEA KONFERENCO DE ESPERANTOLOGIO epo
12 NIA LIBROSERVO epo
13 PREZOJ DE KELKAJ ESPERANTAJ OBJEKTOJ epo
14 NOVAN LUDADON (poemo) epo S. RICARTE (Valencio)
15 Valencio (kanto kun muziknotaĵo) epo Teksto: José Prada; Muziko: José Padilla; F. NAVARRO
16 KRUCENIGMO Nº 10 · SOLVO DE LA ANTAŬA KRUCENIGMO epo de ALIA-GO

El boletín, entero

Página 1 del original
Página 1 del original

[BILDO p.1] Kapo de la bulteno: verda rektangulo kun blanka desegnaĵo de la Turoj de Serranos maldekstre, la vortoj «VALENCIA LUNO» grandlitere blanke, duonluno ĉirkaŭanta la unuan «V» kaj kvinpinta stelo dekstre malsupre.

BULTENO DE LA VALENCIA ESPERANTO-GRUPO

GRAN VIA FERNANDO EL CATOLICO, 45, 3.ª – ☎ 326 96 16 – VALENCIA-8

Nº 10 – APRILO 1984

Situo Strato «Esperantista Hernandez Lahuerta»

[BILDO p.1] Skema plano de la kvartalo, per nigraj linioj, montranta kie situas la nova strato: haĉita bloko inter la stratoj kun la surskriboj «C/ GENERAL AVILES» (kun la numeroj 23, 21, 19), «C/ MIGUEL SERVET» (numeroj 14, 12), «C/ CONCHITA PIQUER» (numeroj 15, 13) kaj «C/ MONESTIR DE POBLET»; sago kun linio indikas la lokon el la titolo. Dekstre kuras «AVENIDA CAMPANAR»; malsupre aperas «COLEGIO SAN FRANCISCO JAVIER» kaj «CIUDAD SANITARIA «LA FE»».

[BILDO p.1] Ronda violkolora inkstampo super la dato, kun la surskribo «GENERALITAT VALENCIANA – Conselleria de Cultura – DEPOSITO LEGAL» kaj emblemo en la centro.

Página 2 del original
Página 2 del original

NOVA STRATO «ESPERANTISTA HERNANDEZ LAHUERTA»

La pasintan 6-an de februaro, la Urbestraro de Valencio aprobis la peton de nia Grupo kaj dediĉis straton de nia urbo al nia forpasinta samideano Luis Hernández Lahuerta.

Por tiuj kiuj ne konas tiun esperantiston, ni devas diri ke li estis la plej grava esperantisto de Valencio. Li naskiĝis de laborista familio en 1906 en Valencio, apude de Tros Alt. En 1925 li partoprenis en esperanta kurso gvidata de D. Fernando Soler y Valls, kaj ekde tiam li dediĉis sian vivon al Esperanto. Korespondis kun samideanoj de la tuta mondo, gvidis kursojn de Esperanto, kunlaboris en multaj naciaj kaj internaciaj revuoj pri aŭ per esperanto, kaj parolis esperante, kastilie aŭ valencie en multegaj konferencoj. En 1934 organizis en Valencio la XIV Universala Kongreso de SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda) kaj poste, en 1936 kiam okazis nia enlanda milito, li vojaĝis tra Eŭropo por defendi la rajtojn de la Respubliko. Finita la milito, li estis en malliberejo dum kvar jaroj, kaj li profitis por komenci traduki al Esperanto «Don Kiñoto». Kiam li estis liberigita, li laboris por reorganizi la Grupo-Esperanto Valencia kaj la Hispana Esperanto-Federacio, eldoni la bultenojn kaj aranĝi la naciajn kongresojn.

La 12-a januaro 1961 li mortis kaj poste jam ripozas en la malnova civila tombejo de Valencio. Per internacia kaj tre disvastigita monofero, oni metis en lia tombo senpompan memorig-platon kun zamenhofa verso: «Li semis kaj semis konstante».

Estas nun nia devo pligrandigi la frukton de lia semo.

PASCUAL PONT


Avo babilas kun sia nepino, rakontante al ŝi historiojn. Subite, la infano rigardas lin fikse, kaj demandas:

  • Aveto, ĉu vi estis en la arkeo de Noa?

  • Ne, karulino…- respondas la avo iom komfuzite, demostrante ŝin ke li ne estas tiel maljuna kiel ŝi kredas.

  • Tiam -dubas la nepino- kiel vi aranĝis vin por ne droni?.

Página 3 del original
Página 3 del original

NIA ORDINARA GENERALA ASEMBLEO

Kun malmulta partopreno de societanoj, la pasintan 23-an de februaro, okazis la Ordinara Generala Asembleo de nia Grupo. Post informo pri la aktivaĵoj dum 1983 kaj peto de la Prezidanto al ĉiuj membroj por pli granda partopreno kaj kunlaboro en la Grupaj aktivaĵoj favore al Esperanto, oni informis pri la enspecoj kaj elspecoj, fare de la Kontisto s-no Johano Bosch, kaj pri la priokupa ekonomia situacio, pro la kreskantaj elspecoj kaj stabiligitaj enspecoj, kio igis ke la asembleo, per plimulto, aprobis kotizajn aktualiĝon, restante fiksitajn je 1.500 p-tojn/jare por la plenrajtmembroj, kaj 500 p-tojn/jare por la simpatiantoj.

Fine, oni ratifis entute la nunan Estraron, ekscepte la Sekretario, kiu demisiis pro profesiaj motivoj, kaj estis anstataŭata de s-no Justo González Soriano.

RAMON DIAGO


REAGOJ AL LA RAPORTO PRI LA PASINTA HISPANA ESPERANTO-KONGRESO EN ZARAGOZA

Post la publikigo en «Valencia Luno» de la raporto de Carles Moya pri nia pasinta hispana kongreso en Zaragoza, atingis nin kelkaj reagoj. Malfavore al la raporto skribis la sekretario de la Organiza Komitato de la kongreso kaj la s-ino Ureña, Prezidantino de Hispana Esperanto-Federacio (HEF). Favore al la artikolo skribis s-ro Sancho, Prezidanto de Hispana Esperantista Junulara Societo (HEJS), en kiu li donas pli da detaloj pri la tieaj okazintaĵoj, kaj s-ro Camacho, kunredaktoro de la junulara revuo «HEJS-Juneco».

La amplekso de la tri unuaj leteroj malpermesas al ni la publikigon de la leteroj, pri kio ni petas pardonon.

LA REDAKTORO

Página 4 del original
Página 4 del original

VIII HEJS-TENDARO************XXV JUBILEO

La Hispana Esperantista Junulara Societo, kunlaborante kun la Andaluza Esperanto-Junularo organizos en Kordovo la Okan Kampadon, en la tendaro «CERCA DE LAGARTILLO», 2-a kategorio, samtempe ni festos 25-an Jubileon de la Hispana Junulara Societo, de la 20-a ĝis la 23-a de aprilo.

Vi jam konas la ĉarman etoson de ĉi tiuj tendaroj por praktiki Esperanton.

[BILDO p.4] Foto de Kordovo vidata de alte: la Moskeo-Katedralo kun sia sonorilturo super la tegmentoj de la urbo, kun palmoj kaj ĝardeno en la antaŭa plano. Dekstre de la foto, vertikale kolumne presita, la vorto: K O R D O V O.

La provizora programo havas multajn aktivaĵojn kiel kursojn, sportkonkurojn pri flugpilko, tendarfajrojn kun rakontado de spritaĵoj, kantado, komuna manĝado, projekcio de lumbildoj, kaj la oficiala temo estas:

ESPERANTO KIEL ALTERNATIVO

Unua foje la Nacia Tendaro okazos en Andaluzio, pro tio profitu la okazon por viziti Kordovon, situas je Valencio 545 kilometrojn. Ni povus viziti la Moskeon, la Katedralon, Medinan Azaharan, la Jud-kvartalon, la florojn, la kortojn, trinki bonegan vinon aŭ promeni. Krome dum tiuj tagoj okazos la tre konataj «PROCESIONES», religiaj tipaj marŝadoj tra la stratoj por festi la Paskon.

Kotizo: Restado ĉe la tendaro.
        Persono      130 pesetojn
        Tendo        130    "
        HEJS-ano     150    "
        Ne HEJS-ano  250 pesetojn.

Nia Grupo organizos vojaĝon per buso, kunlaborante kun samideanoj de Alicante, Elche kaj Callosa de Segura. Gesocietanoj de Valencio jam petis rezervon de biletoj.

Página 5 del original
Página 5 del original

Foriro: Je la 9-a vespere de la tago 19 de aprilo,
        ĉe la sidejo de Grupo-Esperanto Valencia,
        G. V. de Fernando el Católico, 45

Reveno: Eliro de Kordovo je la 10-a matene de la tago
        23-a de aprilo. Alvenos al Valencio proksimume
        je la 9-a vespere.

Prezo:  2.500 pesetojn (Eble ni faros tagan ekskurson
        senpage).

Notoj:  Interesitoj bonvolu aĉeti la biletojn por
        buso kiel eble plej baldaŭ. La lasta dato
        por aĉeti ilin estas la 12-a de aprilo

MAGAMO


ESPERANTA KURSO EN VALENCIA KVARTALO

Ekde la pasinta oktobro, nia samideano Madrigal direktis esperantan kurson en la kvartalo Sant Marcel.li, kiu havas specialan signifon, ĉar preskaŭ ĉiuj lernantoj estas anoj de la skolta grupo «Gilwell» kaj la kurso disvolviĝas en la sidejo de tiu ĉi grupo.

La kurso estas tre fruktodona, ĉar ses geskoltoj finis bone la gramatikan kurson kaj nun sekvas la paroladan kurson. Sed la fruktoj ankoraŭ estos pli grandaj en la estonteco.

La Najbara Asocio de tiu ĉi kvartalo, demandis nin fari en sia sidejo novan esperantan kurson, kaj oni pretigas ke la gvidanto estos iu de la skoltaj lernantoj.

Sed ankaŭ oni intencas fari alian aferon. Profitante ke Valencio estas ĝemelita kun pluraj eŭropaj urboj, oni volas peti al la esperantaj delegitoj el tiuj urboj, korespondantojn. Tiel, ni zorgos montri al la urbestraro ke la afero de ĝemelitaj urboj ne devas esti nur oficiala afero, sed ankaŭ povas esti populara danke al esperanto.

PASCUAL PONT

Página 6 del original
Página 6 del original

NOVAJ ESPERANTO-KURSOJ

Gvidotaj de s-no Félix Navarro komencos elementalaj Esperanto-Kursoj, la venontan 2-an de Majo, en nia Grupo, lunde, merkrede kaj vendrede, de 7-a ĝis 8-a kaj 8-a ĝis 9-a vespere.

Samtempe, s-no Johano Giménez, lunde kaj vendrede, gvidos Parolado-Kurson per la libro «Amuzaj Dialogoj».

Ankaŭ oni intencas organizi Perfektigan Kurson, per la lernolibro «Esperanto 1» de la Hungara Esperanto Asocio.

¡ATENTU SOCIETANOJ!

Kun tiu ĉi numero, ni sendas afiŝon pri Esperanto-Kurso. Bonvolu ĝin fiksi ĉe videblan lokon.

Koran dankon pro via helpo.

LA ESTRARO


DONACOJ POR NIA GRUPO

Josep Guzmán i Guzmán............... 1.000 p-toj
Miguel Saballs Radresa..............   500    "
Micaela Malón Fenero................ 5.000    "
Ernesto González Suárez.............   500    "

ANKORAŬ ALIA NOVAĴO

La Kultura Komisiono de la Urbestraro de Valencio akordis en pasinta kunveno la eldonon en Esperanto de tri broŝurojn pri Valencio: «Historio kaj arto»,»Vojplanoj» kaj «Festoj kaj gastronomio»

Ni devas profiti baldaŭ la eblecon sendi al niaj fremdaj korespondantoj tian esperantan kaj valencian eldonon.

Página 7 del original
Página 7 del original

Redakcia Konkurso

[BILDO p.7] La titolo estas manskribe presita, kaj apud ĝi nigra desegnaĵo de skribplumo (plumingo kun beko), kies pinto kvazaŭ tuŝas la finan «o» de la vorto «Konkurso».

Nun vi povos praktiki vian E-redaktadon partoprenante en ĉi tiu konkurso. Eble vi redaktis multajn fojojn al viaj pluramikoj kelkajn kutimojn el nia lando. Kuraĝu fari pli bonan redaktadon kaj sendu ĝin al «Valencia Luno». Temas pri «La Kristnasko», «La nokto de la vinberoj», «La Magaj Reĝoj», «Las Fallas», «La Sankta Semajno», «La Pasko», «San Dionís», «San Valentín», «San Fermín», «La festo-taŭro», «La flamfajro de Sankta Johano», ktp. Kompreneble, ne nur valencianoj, sed ankaŭ vi, kiu legas ĉi tiun artikolon kaj loĝas en iu ajn loko de la mondo, povas partopreni. Prenu vian krajonon kaj komencu tuj.

REGULARO

1- La redaktado temos nur pri hispanaj kutimoj el iu ajn loko de Hispanio kaj en Esperanto.

2- Subskribu la redaktaĵon per kaŝnomo. En aparta koverteto enmetu vian tutan adreson kaj skribu for nur vian kaŝnomon. Enŝovu la fermitan koverteton kune kun la redakcio en normala kovertletero kaj sendu ĝin al ni.

3- La redaktaĵo ampleksos proksimume 35 tajpitaj linioj en paperfoliego.

4- La samideanoj s-ro Adacio Vieira, s-ro Johano Bosch kaj s-ro Paskalo Pont, elektos la plej superan laŭ ilia opinio, kaj ni publikigos ĝin en «Valencia Luno».

5- La Grupo Esperanto de Valencio ne redonos la konkursajn redakciojn, stokigante ilin.

6- Se la eldonistoj de «Valencia Luno» publikigos en estontaj numeroj iun konkursan redaktaĵon, ili anoncos ankaŭ la nomon de la verkisto.

7- La fino de la ricevo okazos la unuan de decembro de 1984. La dato de la poŝtmarka stampo estos nia kontrolo.

8- «Valencia Luno» anoncos la unuan kaj la duan premiojn je la venonta Zamenhoha Tago.

9- La unua premio konsistos el jara abono al «Heroldo de Esperanto» aŭ egalvalora esperanta libro, kaj la dua per abono al «Popola Ĉinio» aŭ egalvalora esperanta libro.

Página 8 del original
Página 8 del original

ESPERANTO NUR TAŬGAS POR SOLVI KRUCENIGMOJN

Ĉi supran titolon multfoje mi aŭdis. Inter aliaj al tre grava lernejestro antaŭ kelkaj jaroj. Kompreneble, tiu sinjoro, same kiel multaj, kleruloj aŭ ne, samopinias, kondamnas la lingvon, eĉ antaŭ ol ili povas ĝin ekkoni, eble pro la sola argumento, ke ili ĝin ne uzas.

«Ĉu ankoraŭ ekzistas Esperanto?, Mia avo jam lernis ĝin. Tiu lingvo por nenio valoras», diris aliaj «doktaj» personoj. Kaj tiuj asertoj oni adresis al mi ke, bone aŭ malbone, efike aŭ senefike, sukcese aŭ malsukcese, dum pli ol 50 jaroj, senlace kaj senĉese, mi «semas kaj semas konstante…».

Multmaniere, laŭ la cirkonstancoj, mi intencis pruvi al ili la praktikan valoron de la Internacia Lingvo.

Unue, ke ĝi utilas por tuj efektivigi tutmondan interkomunikadon. Al miaj gelernantoj mi konsilas la korespondadon jam de la unuaj lecionoj, kompreneble, helpataj de mi. Por samcelaj rilatoj ili kunigas al alilandanoj kaj interŝanĝas bildkartojn, poŝtmarkojn, ideojn, amikecon,… kaj praktikas la lingvon. Kiam iu ajn ricevas la unuan bildkarton aŭ leteron, gaje, ĉe la klasĉambro, «mi bone komprenas ĝin!», li/ŝi diras.

Samideanino el Pollando petis al mi serĉi en Valencio kuracilon por sia dujara nepineto, malsana. Bonsorte mi serĉis, trovis, aĉetis kaj sendis ĝin al la afliktita avino.

Gelernantoj de nacia kolegio ricevis fotografaĵon akompanata de nelegeblaj kaj por ili strangan japanajn signojn. Esperante mi skribis al instruisto el Japanio kaj rapide mi ricevis esperantan tradukon de la, por ili, nesolvebla problemo.

Due, la Internacia Lingvo al ni permesas legi la ĉefverkojn en prozo aŭ poezio de la monda kulturo jam esperantigitaj, aliajn popolajn kaj gravajn literaturaĵojn ne tradukitaj al la imperialistaj idiomoj kaj jam esperantigitaj. Unu el miaj lernintoj, ĵus elfininte mian kurseton (26 lecionoj po unu horo) -mi diris al la antaŭjuĝuloj por rebati la atakojn- tute sola vizitis Bulgarion dum unu monato parolante nur Esperanton. Tie li aĉetis kaj donacis al mi unu el la plej gravaj kaj interesaj noveloj por la bulgaroj

Página 9 del original
Página 9 del original

esperantigita kaj ne tradukita al la imperialistaj lingvoj.

Ankaŭ al miaj oponintoj mi parolis pri la ordinaraj internaciaj kongresoj, sciencaj, komercaj, sportaj, k. c. Oni elektas, adoptas kiel oficialajn laborlingvojn du-tri idiomojn, kiuj ne apartenas al la plimulto de la partoprenantoj. Kompreneble tio donas al la denaske parolantoj de tiuj lingvoj senton de supereco aŭ almenaŭ de fiero rilate al la aliaj personoj.

En la Universalaj Esperanto-Kongresoj la Internacia Lingvo estas la sola idiomo kaj tial ne bezonas dungi interpretistojn kaj funkciigi aparatojn por samtempa tradukado. Krom monŝparo, la komuna neŭtrala lingvo estas morala avantaĝo, ĉar ĉiuj partoprenantoj intervenas sen ĝenoj pro lingvaj privilegioj.

Laŭ la cirkonstancoj, mi prezentis multajn ekzemplojn de la praktika valoro de Esperanto: turismo, radio, fakaj asocioj kaj en la disvastigado de filozofiaj, religiaj, sciencaj aŭ aliaj ideoj.

Ĉi ekzemploj kaj multaj aliaj kiel la delegita reto de UEA, ĉiam preta fari sennombrajn servojn en la mondo, mi diris al ili, sufiĉe elmontras, ke Esperanto, krom solvi krucenigmojn, taŭgas por aliaj pli gravaj problemoj.

F. NAVARRO


Virino iras al la kombejo. Ŝi havas nur tri harojn kaj diras al la kombistino:

-Faru al mi plektaĵon.

-Bone- respondas la kombistino.

La kombistino ekkombas, kiam subite ŝi rompas unu haron.

-Oh! Mi bedaŭras. Mi rompis haron.

-Ne gravas. Faru al mi harmezdividon.

La kombistino daŭrigas kaj poste denove rompas alian haron.

-Oh! Denove mi rompis alian haron.

-Ne gravas -diras la virino-. Lasu al mi la harojn liberajn.

KLARA

Página 10 del original
Página 10 del original

DISKOJ – KASEDOJ

[BILDO p.10] Nigra emblemo maldekstre de la titolo: stiligita desegnaĵo de sonbenda kasedo kun granda ronda spolo, kaj sur ĝi la surskribo «AŬSKULTANTA RONDO».

La aŭskultado de fremdaj lingvoj per sonbendaj kasedoj aŭ diskoj estas tre-tre utila metodo al la memlernantoj por alkutimigi nian orelon al la prononcado, imiti ĝin kaj ampleksi nekonscie nian propran vortaron.

Ĉu vi volas facile kaj malmultekoste havi bonan kolekton da ili?

Nia rondo konsistas aĉeti inter interesuloj la diskon aŭ kasedon kiujn ni volas, poste aŭskulti kaj interŝanĝi inter ni. Ni povos uzi senpage bonan sonbendilon.

Se vi estas interesata venu al la Grupo, lunde kaj merkrede, por paroli kun Johano, aŭ skribu vian nomon kaj telefonon en taŭga vicaliĝilo fiksita sur la tabulo

Mi atendas vin.

JOHANO


44-a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO

Seviljo, 7-a ĝis 12-a julio 1984-a

Petu aliĝilojn al Hispana Esperanto-Federacio,
                  Apartado 119
                  VALLADOLID

69-a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO

Vankuvero, Brita Kolumbio, Kanado 21-a ĝis la 28-a de Julio 1984-a

Por aliĝoj, kontaktu kun s-ro Juan Azcuénaga Vierna, de Santander, kiu estas la Peranto por Hispanio de la Universala Kongreso.

Página 11 del original
Página 11 del original

SOCIETA VIVO

de magamo

SAMIDEANO PARTOPRENIS EN LA MARATONO

[BILDO p.11] Skema mapo de la maratona itinero tra Valencio kaj ĝia sudo, kun la vojo markita per nigra dika linio kaj sagoj, kaj kilometraj markoj (Km. 5, Km. 10, Km. 15, Km. 20, Km. 25, Km. 30, Km. 35, Km. 40). Legiĝas la surskriboj «SALIDA Y LLEGADA», «Nuevo cauce», «Mar Mediterráneo», «El Saler», «La Albufera», «Pinedo» kaj «Autopista al Saler». Malsupre maldekstre, kompasrozo kun la nordo.

Superi rekordon de partoprenantoj en la maratono de Valencio, la pasintan tagon 19-an februaro sukcesis la Kvara Maratono Populara. Estas la unua pruvo en Hispanio el la dekunu popularaj, kiu sukcesis en nia lando. La distanco de la maratono estas 42’195 kilometroj. Partoprenis 1379 atletoj, inter ili Enrique Casquero de la Cruz, samideano de nia Grupo, kiu daŭrigis dum tri horojn kaj kvindek ok minutojn.

La gajninto estis Vicente Antón Pastrana, de León, kiu daŭrigis unu horon kaj dek kvar minutojn, kaj ricevis la unuan premion.

MAGAMO


UNUA MEDITERANEA KONFERENCO DE ESPERANTOLOGIO

Vilafranca del Penedés (31 majo – 3 junio 1984)

La Programo enhavas: prelegoj, ekskursoj, laborkunsidoj, ktp.

Oni traktos pri: Leksikografiaj aspektoj de Esperanto.

Petu aliĝilojn al MUZEO DE ESPERANTO
                  Apartado 83
                  Villafranca del Penedés
                  (hispanio)

Página 12 del original
Página 12 del original

NIA LIBROSERVO

[BILDO p.12] La tuta paĝo estas presita transverse (la skanaĵo aperas turnita je 90 gradoj). Sub la titolo, foto de la dorsflanko de bildkarto: hungara poŝtmarko «MAGYAR POSTA» kun terglobo, surstampita per la ronda kongresa stampo «68. ESPERANTO VILÁGKONGRESSZUS – 68a UNIVERSALA KONGRESO» kun la kongresa emblemo; en la malsupra maldekstra angulo la eta preslinio «© Képzőművészeti Alap Kiadóvállalata, Budapest».

[BILDO p.12] Dekstre, silueto de globkrajono (bulkrajono) kun la surskribo «68a UK 1983 – Budapeŝto».

[BILDO p.12] Malsupre, la antaŭa flanko de la sama bildkarto: fotomontaĝo de Budapeŝto (la kastelo super la Danubo, moderna stadiono, la kolonaro de la Heroa Placo, avenuo kun rajdanta statuo) kun la surskriboj «SALUTON» kaj «EL HUNGARIO», kaj en la mezo la emblemo «68a UNIVERSALA KONGRESO de ESPERANTO – 1983 – BUDAPEŜTO».

Página 13 del original
Página 13 del original

[BILDO p.13] Maldekstre, vertikala strio kun tri glumarkoj de la kongreso: nigra stelo, la teksto «44 a HISPANA KONGRESO de ESPERANTO – SEVILJO», la jaro «1984» kaj desegnaĵo de la Giralda kaj de sevilaj konstruaĵoj.

[BILDO p.13] Dekstre, la afiŝo de la kongreso: granda nigra stelo kaj sub ĝi pli malgranda, la manskribe presita teksto «44a Hispana Kongreso de Esperanto», foto de sevila konstruaĵo kun du turetoj inter arboj, kaj malsupre la subskribo «Seviljo, 1984, 7-12 julio».

PREZOJ DE KELKAJ ESPERANTAJ OBJEKTOJ

Bildkartoj kun poŝtmarkoj lasta U.K.   40 p-tojn
Bildkartoj lasta U.K................   20    "
Bulkrajono U.K......................   80    "
Bildkarto Nacia Kongreso............    ?    "
Glumarkoj Nacia Kongreso, folio.....    ?    "

Página 14 del original
Página 14 del original

NOVAN LUDADON

Ni havas belan kaj novan ludadon,
kaj ĝin instruos al vi, kamarado.

Ni ŝanĝis bajonetojn
en falĉiletojn
kaj serpas krucojn de vicoj da tomboj.
Ni ŝanĝis la pafilojn
en balailojn
kaj grandamason balaas da bomboj.

Ni ŝanĝis dratoretojn
en longvojetojn
kaj forkondukas tra ili armeojn.
Ni ŝanĝis la armilojn
en longplugilojn
kaj plugas ree per ili tranĉeojn.

Ni ŝanĝis batalĉarojn
en kulturĉarojn
kaj portas blondan esperan tritikon.
Ni ŝanĝis fisocion
en anarkion
kaj fondas la sen naci'respublikon.

Ni ŝanĝis bombminacon
en mildan pacon
kaj forgesiĝas la vorto milito.
Ni ŝanĝis la malamon
en koran amon
kaj iĝas amprofundiĝo jam rito.

Kuraĝu, ĉiuj vi!, estu bravuloj
kaj venu nomiĝi "malsimiluloj".

S. RICARTE (Valencio) (Decembro, 1982)

[BILDO p.14] Humura desegnaĵo laŭ la maniero de la fama foto de Iwo Jima: kvar soldatoj kun kaskoj kaj kugloĉenoj kune levas flagostangon; la flago portas la surskribon «PACO KAJ AMO.».

Página 15 del original
Página 15 del original

[BILDO p.15] Manskribita muziknotaĵo sur kvadratita papero, okupanta la supran du trionojn de la paĝo. Supre, desegnita rubando kun tri kampoj: maldekstre «TEKSTO: José Prada», centre, per kaligrafia kursivo, «Valencio», dekstre «MUZIKO: José Padilla». Sekvas sep liniaroj kun la melodio (violonŝlosilo, du bemoloj, taktindiko C-barita) kaj la kantoteksto skribita sub la notoj — la unua strofo per presliteroj, la dua nur sub la du unuaj liniaroj, per kursivo. Sur la dua kaj tria liniaroj estas la finaĵoj markitaj «1ª» kaj «2ª». Sub la lasta liniaro, manskribe: «Valencia, 5-2-84» kaj la subskribo «Félix Navarro».

Teksto sub la liniaroj (unua strofo per presliteroj; la kursiva dua strofo inter krampoj sub la du unuaj liniaroj):

  1. Va-lencjo – estas lando de la lumo de la (Va lencjo ĉe l’o-dor’ en viaj farmoj de la)
  2. amo kaj la flor’ Va lencjo de la rozoj en vi- (floro de l’o-ranĝ’.)
  3. rinoj estas ĉiam la ko-lor’. Va – mi volus –
  4. en la Valencja kampa-ro a-mon trovi por ĉi-am. La blanka do-
  5. meto, la flor’ de l’o-ranĝ’, mig-dal-arbe ple-nas la tuta kampar’. La
  6. Turia arĝenta, ĉi-e-lo – a – zu-ra, la sun’ en Va-lencj-o al mi
  7. do-nas am’. Va-

Valencia, 5-2-84

Félix Navarro

Kiel instruhelpilo, jen estas bela, ĉarma kanto, vigla kaj famkonata en la tuta mondo. Ĉi tiu melodio estas vere internacia, same kiel nia kara lingvo Esperanto.

Mia celo estas, inter aliaj, ke la kantado proksimigu Esperanton al la lernantoj per ĝia rekta kaj emocia uzo. La kantado estas grava ilo por edukado kaj la lernantoj entuziasmigas, ekŝatas la lingvon kaj fervore ekzercas ĝin.

F. NAVARRO

Página 16 del original
Página 16 del original

KRUCENIGMO Nº 10

de ALIA-GO

[BILDO p.16] Malplena krucenigma krado en la dekstra supra parto de la paĝo, kun la kolumnoj numeritaj 1–9 supre kaj la vicoj 1–9 maldekstre. La konturo estas krucforma: en la vicoj 1–2 kaj 8–9 mankas la kvadrato de la kolumno 5, kaj en la vico 5 mankas la kvadratoj de la kolumnoj 1–2 kaj 8–9. Kvar kvadratoj estas nigrigitaj: kolumno 4 de la vico 3, kolumno 7 de la vico 4, kolumno 3 de la vico 6 kaj kolumno 6 de la vico 7.

HORIZONTALE: 1.-Granda korna hejmbesto. Arkforma akvomaso, ĉe la supraĵo de la maro. 2.-(Inv.) Antaŭe ne ekzistanta, ne konata, ne spertita. (Rad) Statuo, prezentanta pli-malpli krude homfiguran diaĵon. 3.-(Rad.) Sukcene flava likvaĵo, disiĝanta el la sango. Ricevadi, laŭ kontrakto kaj post pago gazeton. 4.-Vira nomo. (Rad.) Unuo de elektra rezistanco. 5.-Manĝa, drinka kaj seksa diboĉo. 6.-Nomo de konsonanto. Monunuo en diversaj landoj, de tre diversa valoro.7.-(Inv.) Granda afrika kolharara mamulo. Prefikso montranta ideon kontraŭan. 8.-Adverbo «en kiun lokon?. (Adverbe). Farita per la ekstrema parto de la brako. 9.-Havenurbo de Norvegujo.

VERTIKALE: 1.-Rilata al plej malalta vira voĉo. Tre malmola tavolo de la terkrusto. 2.-(Inv.) Filo de frato aŭ fratino. (Inv.) Tiu parto de la vesto, kiu kovras la bruston. 3.-Areto da artikigitaj sonoj, havanta difinitan signifon. (Inv.) Tiu flanko de ŝipo, kiu estas ŝirmita kontraŭ la vento. 4.-Sufikso uzata por derivi numeralojn. Societo, kies membroj vivas laŭ difinitaj reguloj. 5.-Serpentosimila manĝebla riverfiŝo. 6.-(Inv.) Plurala pronomo (2 literoj) (Inv.) Longa kaj ofte larĝa zono el teksaĵo (4 literoj). 7.-Literoj de nodo. (Inv.) Budhista pastro ĉe tibetanoj. 8.-Tio,kio estas donita. Senvosta vertebrulo el la amfibioj. 9.-(Inv.) Aro da multaj aferoj. Grasa likvaĵo uzata por nutrado, medicino, k.t.p.

SOLVO DE LA ANTAŬA KRUCENIGMO

HORIZONTALE: 1.-Lango. 2.-Angla. 3.-Lino.Azot. 4.-Azod. Togo. 5.-Ke. In. 6.-Trio Kove. 7.-Ofte. Okol. 8.-Aliru. 9.-Lolon.

VERTIKALE: 1.-Lakto. 2.-Izerf. 3.-Lano. Ital. 4.-Anod. Oelo. 5.-Ng. Il. 6.-Glat. Koro. 7.-Oazo. Okun. 8.-Ogivo. 9.-Tonel.

Edita: Grupo Esperanto de Valencia Dep. Legal V-1603-1983 Redactor: José Pérez Sempere

Valencia Luno n.º 11 (junio de 1984)

Texto completo del número 11 de Valencia Luno, el boletín del Grupo de Esperanto de Valencia, de junio de 1984: 12 páginas transcritas del original.

Portada de Valencia Luno n.º 11, junio de 1984.
Portada de Valencia Luno n.º 11, junio de 1984.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1984_n11_jun

Qué tiene de especial este ejemplar

  • La crónica de la cena del 31 de marzo (p. 2) lista lo que se comió como «olivoj, ternuksoj, paĉjoj ktp.»: «paĉjoj» no es ningún alimento, sino «papás» en esperanto.
  • La página 3 no va mecanografiada: la marcha «La fluanta tajdo» aparece como partitura manuscrita, con el título dentro de una cinta dibujada y la letra partida en sílabas bajo las notas («ku-raĝ’», «maris-tar’»); las estrofas van a dos columnas, no una debajo de otra.
  • El artículo sobre Eger se contradice a sí mismo en el nombre de un club: el texto habla del «E-Klubo de la fabriko «Berba»» y la firma dice «Prezidanto de BERVA E-grupo» (p. 7).
  • El artículo sobre Manises (p. 10) imprime «ceramiko kaj azuleñoj», con la ñ castellana dentro de una palabra esperantizada; la forma esperable del castellano «azulejos» sería «azuleĥoj».
  • El programa del 12º Encuentro (p. 11) pone dos actos seguidos a la misma hora: «Je la 13-a» la proyección de diapositivas y «Je la 13-a» la reunión de los delegados de los grupos.
  • La solución del crucigrama anterior (p. 12) no cuadra consigo misma: la vertical 6 sale impresa «Oibo. In. Ma.», mientras que las horizontales dan para esa columna OIBOIN, una casilla negra y MA.

Qué hay en este número

p. Título Idioma Firma
1 (kovrilo: 12ª RENKONTIĜO DE LA VALENCIA ESPERANTISTARO — 17an junio 1984, Manises) epo
2 Societa vivo: Granda Esperanta Vespero · Nova geedza paro · Kontraŭ la varmo epo de magamo
3 La fluanta tajdo (esperanta marŝo, kun muziknotaĵo) epo Poezio: Harrison Hill; Muziko: G. F. Root; kopiis F. Navarro
4 Esperanto ne taŭgas por la scienco epo F. Navarro
5 Nova kablofervojo en Vitoŝa-monto, Bulgario epo Lilija Koleva
6 Nia urbo Eger epo Zoltán Szabó, prezidanto de BERVA E-grupo
8 Valencio kaj ĝia simbolo epo Tradukis: Fco. Aliaga
9 Samideano forpasis (Vicente Lleonart Sancho) epo Magamo
10 Manises, nia ĉi jara renkontiĝurbo epo José Mª Moreno Royo; esperantigis Salvador Ricarte
11 12-a Renkontiĝo de la Valencia Esperantistaro — Programo epo
12 Krucenigmo N-ro 11 · Solvo de la antaŭa krucenigmo epo de Alia-go

El boletín, entero

Página 1 del original
Página 1 del original

[BILDO p.1] Verda kapbendo de la kovrilo, presita blanke sur verda fono: maldekstre desegno de la Turoj de Serranos; apud ili granda luna serpo, kiu samtempe funkcias kiel la komenca «C» de la titolo; dekstre kontura kvinpinta stelo.

VALENCIA LUNO

BULTENO DE LA VALENCIA ESPERANTO-GRUPO

GRAN VIA FERNANDO EL CATOLICO, 45, 3.ª – ☎ 326 96 16 – VALENCIA-8

Nº 11 – JUNIO 1984

12ª RENKONTIĜO DE LA VALENCIA ESPERANTISTARO 17ᴬᴺ JUNIO 1984

[BILDO p.1] Granda inka desegnaĵo, okupanta la malsupran maldekstran duonon de la kovrilo: kvarono de ceramika telero de Manises, vidata deproksime, kun konturitaj florornamaĵoj, folioj kaj kradeca reto — la tipa fajenco de la urbo.

[BILDO p.1] Blazono de Manises: kronita ŝildo dividita horizontale; supre ceramika forno, malsupre paŝanta kvarpiedulo (ĉevalo). Ĉirkaŭ la ŝildo kurbiĝas rubando kun la surskribo «URBO HISTORIA KAJ LABOREMA».

[BILDO p.1] Nigra rektangulo kun la vorto «manises» en blankaj minusklaj literoj.

Página 2 del original
Página 2 del original

SOCIETA VIVO

de magamo

GRANDA ESPERANTA VESPERO

La pasintan tagon 31-an de marto okazis en nia Grupo, sub-braka sandviĉa manĝado, en kiu partoprenis tridek gejunuloj. La vespermanĝado komenciĝis je la oka kaj kvarono vespere; en agrabla etoso ni manĝis nian hejman sandviĉon, akompanante ĝin per olivoj, ternuksoj, paĉjoj ktp. kaj trinkaĵoj.

Ni gustumis bongustan likvan paston faritan el kakao, sukero, lakto kaj aromaĵoj kun kirlita kremo preparita de nia samideano Isidro.

Poste oni projekciis serion da lumbildoj pri Valencio kaj la 8-a Tendaro de HEJS ĉe Logroño. Fotoj faritaj de Dennis kaj Manolo, kaj prezentita de la unua. Ankaŭ nia samideano Carles informis pri la tendaro ĉe Kordovo.

Fine, ni trinkis dolĉan vinon kaj manĝis tipajn dolĉaĵojn de Hispanio, kaj poste iris hejmen.

NOVA GEEDZA PARO

En la Ermitejo de la Virgulino de «Gracia», en la vilaĝo Caudete (Albacete), la pasintan tagon 27-an aprilo, okazis en familia etoso la geedziĝo de niaj gesocietanoj Jordi Quinquer Agut kaj Mª Teresa García Bañón. Ni gratulas la novajn geedzojn kiuj estas la unuaj geesperantistoj de nia societo kiuj interne la orringoj gravurigis frazon en nia lingvo Esperanto.

Ni deziras ke ili estu feliĉaj kaj manĝu perdikojn, ĉar en Albacete estas multaj.

KONTRAŬ LA VARMO

La Grupo inaŭguris modestan Servon de Trinkejo, kun kelkaj malvarmaj aperitivoj je via dispono.

Momente, ĝin zorgas s-no. Ramón Sánchez.

Página 3 del original
Página 3 del original

[BILDO p.3] Manskribita muziknotaĵo, plenigante la supran duonon de la paĝo: kvin liniaroj kun la melodio kaj la teksto silabigita sub la notoj. Supre, desegnita disvolvita rubando (kartuŝo) portas la titolon. En la maldekstra volvaĵo de la rubando legiĝas «ESPERANTA MARŜO», sube «Kopiis: F. Navarro»; en la dekstra volvaĵo «Poezio: Harrison Hill» kaj «Muziko: G. F. Root.». Fine de la lasta liniaro staras la ripetsigno «D.C.».

La fluanta tajdo

ESPERANTA MARŜO

Kopiis: F. Navarro

Poezio: Harrison Hill Muziko: G. F. Root.

(teksto sub la notoj:)

Jen la kanto de kuraĝ’ por maristoj en vojaĝ’ ĉar kuraĝon ĉiam donas melodi’. Do kunkantu maristar’ vi la rajton havas ĉar la fluanta tajdo estas nun ĉe ni. Kantu, kantu, kamaradoj, gloran estontecon havos vi. Estas hela la ĉiel’, ĉiam brilas nia stel’, la fluanta tajdo estas nun ĉe ni.

Kontraŭ vento, kontraŭ ond’, kunbatalis nia rond’, post la nuboj ofte kaŝis sin la stel’. Sed la tajdo venas nun, sin prezentas oportun’ kaj la stelo klare brilas el ĉiel’.

Kantu, kantu, … …

Do altiĝu nun la kor’ la ventegoj pasis for’, kaj la bordojn preskaŭ vidi povas vi. Helpa vento blovas nun, kaj ekbrilas varma sun’ la fluanta tajdo estas nun ĉe ni.

Kantu, kantu, … …

Levu velojn al ventet’, levu voĉojn al kantet’, levu korojn al ĉiama la esper’, Kaj altiĝu la kuraĝ’ ĉar la fino de l’vojaĝ’ estos nepre la triunfo de l’Afer’.

Kantu, kantu, … …

Página 4 del original
Página 4 del original

ESPERANTO NE TAŬGAS POR LA SCIENCO

Antaŭ nelonge licea profesoro al siaj gelernantoj parolis pri la naciaj lingvoj. Inter la gelernantoj estis unu el miaj multenombraj genepoj (19 nuntempe). Mia nepo -17 jara- parolis pri Esperanto kaj ties granda kaj praktika valoro. La profesoro, kiu, kompreneble, same ol multaj aliaj kleruloj, ne konas la Internacian Lingvon, diris ke Esperanto nur taŭgas por interŝanĝi «salutajn vortojn» kaj nenion valoras por la sciencistoj.

Por rebati tiun maljustan opinion kaj montri la valoron de Esperanto, mia nepo petis al mi esperantaĵojn. Mi enmanigis al li po unu letero (koverto) kiun mi ricevis el preskaŭ ĉiuj mondaj ŝtatoj, al kiuj mi aldonis: «Sciencaj Studoj», de Paul Neergaard; «Scienca Revuo», «Homo kaj Kosmo», «Don Quijote»… k. a.

Foliuminte tiujn konvinktajn montraĵojn, la profesoro, antaŭ la plenplena klasĉambro kaj la ĝojo de mia nepo, diris:

«Mi ne povas ne rekoni mian antaŭjuĝon».

Tion saman ekkriis alia latina licea profesorino, antaŭ kelkaj jaroj, kun unu el miaj Esperanto-lernantinoj. Krom tiuj du ekzemploj, ofte mi aŭdadis kaj aŭdas similajn pensojn.

Se la mondo bezonas komunan lingvon en ĉiuj medioj de nia kosmopolita vivo, tiu helpa lingvo, Esperanto, estas treege necesa por la scienco. La sciencistoj esploras, traserĉas, eksperimentas en ĉiuj fakoj aŭ branĉoj de la monda scio.

Multaj sciencaj esploroj estas nekonataj pro manko de komuna lingvo, precipe de scienculoj apartenantaj al malgrandaj ŝtatoj. Nemezureblaj perdoj por la scienco!. La lingvo treege limas la interŝanĝon de ideoj, esploroj, atingoj, kontaktoj kaj diskutado pri sciencaj problemoj inter la scienculoj. Nur la tre gravaj atingoj, rezultatoj, sukcesoj estas presitaj en la ĉefaj idiomoj.

Sciencistoj bezonas scipovi almenaŭ tri-kvar gravajn naciajn lingvojn. Kiom da tempo kaj energio ili devas dediĉi tiucele!. Pli ol duona de sia vivo ili bezonas por ellerni tri-kvar fremdajn lingvojn por asimili, alproprigi la ekzistantajn konojn pri la koncerna fako!. Nur malmultaj lingvotalentaj

Página 5 del original
Página 5 del original

sciencistoj kapablas samtempe lerni kvar-kvin ĉefajn idiomojn kaj profundiĝi en la studon de la propra scienca branĉo.

Diversaj sciencistoj interesiĝis lastatempe pri la vera solvo, kiun prezentas Esperanto. Japanaj sciencistoj subskribis specialan deklaracion, laŭ kiu ili devigas sin publikigi en Esperanto almenaŭ unu disertacion. «Ni volas adopti Esperanton -diris 20 ĉinaj sciencistoj- kiel scienca lingvo por internacia uzado kaj publikigi niajn verkojn».

F. NAVARRO

NOVA KABLOFERVOJO EN VITOŜA-monto, BULGARIO

La 3-an de aprilo, 1983, la tagon de la bulgara ĉefurbo Sofio, la naturamikoj ricevis valoran akiraĵon: komencis funkcii kablofervojo en Vitoŝa-monto.

Post unujara uzado miloj da sofianoj kaj gastoj el la lando kaj eksterlando konvinkiĝis pri la granda komforto kaj oportuneco, proponataj de la nova moderna konstruaĵo.

La linio estas longa 6274 m. kun diferenco en la alteco inter la komenciĝa kaj fina stacioj je 1085 m. Pere de siaj 250 seslokaj budoj la kablofervojo donas la eblecon al po 1500 turistoj hore atingi la regionon de montodomo «Aleko» -unu el la plej vizitataj partoj de Vitoŝa-monto- en 27 minutoj.

La nova kablofervojo estis konstruita laŭ projekto de aŭstria firmao en nur 6 monatoj, ĉe tre komplikaj, malfacilaj atmosferaj kaj terenaj kondiĉoj. Vere labora heroaĵo!

Granda estas la ĝojo de la naturamikoj! Somere kaj vintre la veturado ĝis la monto donas plezuron. Pli rapide kaj pli komforte la turistoj, la skiistoj povas atingi la ĉarmajn partojn de Vitoŝa.

Per siaj tekniko-ekspluataj kvalitoj la nova kablofervojo okupas unu el la ĉefaj lokoj inter la plej modernaj kablofervojoj en Eŭropo.

Sofio, III.1984.

Lilija Koleva

Página 6 del original
Página 6 del original

NIA URBO EGER

[BILDO p.6] Kolono de kvar inkaj desegnaĵoj laŭ la maldekstra flanko de la paĝo. Supre maldekstre: alta ok-angula turka minareto kun konusa pinto kaj balkoneto. Supre dekstre: blazono de la urbo — ŝildo kun birdo (aglo) tenanta glavon, sub ruĝa stelo, kaj sub la ŝildo grenspikoj. Meze: moderna ronda konstruaĵo kun kurba tegmento, antaŭ kiu staras du aŭtobusoj. Malsupre: granda baroka palaco kun larĝa arka pordego kaj balkono, kun la minareto videbla maldekstre.

En Hungario, ĉ. 120 km oriente de Budapeŝto situas la urbo Eger, kiun nun havas iom pli ol 60.000 loĝantoj. Ĝi estiĝis, elformiĝis inter la montaroj Mátra kaj Bükk. La ĉirkaŭe situanta montara regiono estas enretita per turisme bone aranĝitaj kaj signitaj vojoj kaj padoj. La urbo mem estas precipe riĉa je arkitekturaj memoraĵoj kaj historiaj vidindaĵoj. Krom tio Eger estas famkonata pri sia vinkulturo, respektive pri siaj produktoj. El fremdultrafika vidpunkto ĝi apartenas do al la plej frekventataj urboj. Ĝi estis sidejo inter la unuaj episkopejoj de Hungario, fonditaj en la mezepoko. (Nun ĝi estas jam ĉefepiskopejo). Ĝian historie faman fortikaĵon oni konstruis ĉe la fino de la XIII-a jarcento. Poste en la tempo de la turka konker-epoko, pro la ĉiam pli minacinta turka danĝero la fortikaĵo estis fortikigita per novaj remparoj en la XVI-a jarcento.

La unuan grandan sieĝon kontraŭ la fortikaĵo komencis la turka armeo havinta egan superforton, en la jaro 1552. La defendantoj de la fortikaĵo -apenaŭ dumil armitoj- sub la gvido de la legende fama kapitano István (Stefano) Dobó dum pli ol monato kontraŭstaris al la turka armeo nombrinta 150 mil militistojn. Fine la turka armeo estis devigita ĉesigi la pluan sieĝon tiel opiniinte: «Allah simpatias kun la hungaroj, tial ne eblas venki ilin». Pri tiu historio verkis romanon Géza Gardonyi, kiu estas entombigita en bastiono de la fortikaĵo. La titolo de lia romano estas: «Steloj de Eger», kiu estis eldonita ankaŭ esperantlingve, en koncize mallongigita bildromano.

La fortikaĵo nun estas la plej vizitata, frekventata historia loko en nia lando. Cetere ĝi havas muzeon, galerion kaj grandampleksajn kazematojn kun longaj grotecaj koridoroj, kiujn -dum la sieĝo- la defendantoj uzis kiel kazernon kaj deponejon de armiloj kaj pulvo. 44 jarojn post la sieĝo en 1596, la turka armeo denove alvenis por sieĝi la fortikaĵon, kiun ĝi povas facile konkeri, ĉar la fremdaj solduloj kapitulaciis kvazaŭ senreziste. En la postaj tempoj, inter 1656 kaj 1687 Eger estis sub turka regado. En tiu tempo Eger estis fortikaĵcentro de la nordregiono de la teritorioj konkeritaj fare de la turkoj, kaj ĉi tie rezidis altrangaj turkaj estroj (paŝaoj). Ankaŭ nun videblas kelkaj restaĵoj, kiel memoraĵoj de la turka subigo, ekzemple kelkaj iamaj turkaj konstruaĵoj, kiel minareto kaj tipa turka banejo.

La nuntempa urbobildo de Eger elformiĝis jam grandparte en la XVIII-a jarcento. Grandaj publikaj konstruaĵoj, artobjektvaloraj palacoj kaj loĝdomoj estis konstritaj en tiu jarcento. Krom la historia urboparto Eger havas ankaŭ modernajn loĝkvartalojn, kaj modernajn hotelojn, ĉefe por la turistoj, kiuj alvenas tien ĉi el diversaj partoj de la mondo.

Meze de la urbo situas granda, arboplena parko kaj termobanejoj. La termakvo havas diversajn mineralojn. Tial ĝi taŭgas por kuracado. Ĉi tiu termo-mineralakvo havas inter alie radiumon, feron, sulfuron, kalcion, magnezion, hidrokarbonaton, karbacidon, ktp. Ĉi tiu kuracakvo estas precipe taŭga kontraŭ reŭmatismaj malsanoj de la muskoloj, artikoj kaj nervoj. Krom tio ĝi utiligeblas por kuraci ankaŭ la inflamajn malsanojn de la virinoj.

Página 7 del original
Página 7 del original

La urbo Eger tamen povas danki sian famon unuavice al siaj arkitekturaj memoraĵoj. Oni povas diri, konstati, ke la tuta urbokerno, t.e. la urbocentro havas artobjektan karakteron. Alveninte en la urbocentron, niaj gastoj povas vidi, spekti la katedralon, kiu laŭ la grandeco estas la dua en nia lando. La klasicisma konstruaĵo, laŭ eklezia termino «baziliko» estas 93 m longa, kaj 40 alta sub sia kupolo. La bazilikon konstruis József Hild en la pasinta jarcento. Monumentefika stupar-vico ornumita de statuoj gvidas al la impona ĉefenirejo, respektive ĉeffasado, kiu havas 17 m altajn korintajn kolonojn. Ankaŭ la interna spaco de la preĝejo havas imponan efikon, impreson. Krom la katedralo Eger havas ankaŭ aliajn famajn, valorajn preĝejojn, kiel tiuj de la iamaj monaĥordenoj, la franciskanan, minoritan, trinitaran, cistercian (benediktanan) kaj servitan preĝejojn, krome grekortodoksan preĝejon. Meze de nia urbo situas granda palaco de Dobó, kie videblas lia monumento.

Kaj oni ne licas forgesi pri la famaj vinoj de Eger. La regiono de Eger estas unu el la plej konataj hungaraj vinberegionoj. Krom la Tokaj-a selekt-vino, tre famkonata estas ankaŭ la «taŭrosango de Eger», nia rubenruĝa vinospecialaĵo. Krom la «taŭrosango» la vinberregiono de Eger produktas ankaŭ blankan vinon nomitan «leányka» (knabineto), la delektan ruĝan vinon «Medoc-noir», kiuj estas same bonkvalitaj. La hungara nomo de «taŭrosango» estas «bikavér», kiun oni povas gustumadi ankaŭ en kelvintrinkejoj, amuzejoj kaj animagordaj, intimefektaj restoracioj, drinkejoj.

La vizitanto deziranta ekkoni la urbon Eger kaj ĝian ĉirkaŭaĵon, povas viziti belajn pejzaĝojn, agrablajn lokojn per mallongaj veturoj. La protekta teritorio Nacia Parko BÜKK, la arbaroj de la montaro Bükk, en tiu la belega «vualakvofalo» kaj montra ĉevalbredejo prezentas belan vidindaĵojn kaj agrablan tempopasigon.

Por la esperantistoj mi prezentas la Esperanto-movadon de nia urbo, kiu havas kelkajn memstarajn klubojn. La plej malnova klubo estas la «Verda Stelo». Pli junaj kluboj estas la E-Klubo de la fabriko «Berba», krome la «Arkitekta» klubo, kaj la klubo funkcianta en la Pedagogia Altlernejo. La junaj lernantoj povas agadi en la klubo de la «Pioniroj». Krom la loka agado, ni havas ankaŭ ceterajn. Ekde la jaro 1980, en ĉiu jaro estas aranĝita la «Somera Esperantolernejo» (SELE), kiuokaze ni povas interkonatiĝi ankaŭ kun eksterlandaj esperantistoj. Nian internaciajn kunvenojn (SELE) oni vizitis ĝis nun el ĉirkaŭ dudek landoj (ĉiu jare ĉ. 100 gastoj). Dum la kunvenoj en nia Lernejo oni instruas la Cseh (ĉeh) metodo, ankaŭ la eksterlandaj prelegantoj (instruistoj). La instruado estas farata nur antaŭtagmeze, en labortagoj. La posttagmezo staras je la dispono de niaj gastoj, por fari liberan, laŭplaĉan, programon. Sabate kaj dimanĉe same paŭzas la instruado. En la libertempo niaj gastoj povas fakultative partopreni diversajn programojn; dancaj vesperoj, urbrigardo, ekskursoj, vizitado en la lokaj Esperantistaj Kluboj, respektive vinkeloj, ktp.

Ĉi-jare okazos jubilea, la kvina kunveno de SELE, kiu ĝis nun estis sukcese aranĝita. Ni esperas ankaŭ ĉi-jare aranĝi bonan, sukcesoplenan kunvenon. Multaj el la antaŭaj partoprenantoj espereble ripetos sian viziton, ĉar ili fartis bone ĉi tie. Ni povas akcepti kiel gastojn, vizitantojn de SELE ankaŭ ties anonciĝon, kiuj ne havas tempon sufiĉan por partopreni dum la tuta tempo de nia somera aranĝaĵo, t.e. kiuj nur kelkajn tagojn povas restadi ĉe ni. Ni akceptos ankaŭ tiajn vizitantojn, gastojn volonte. Skribu al Esperanto Komitato, H-3301 EGER Pk: 105. HUNGARIO.

Mi esperas, ke mi povis sufiĉe bone prezenti nian urbon amatan, sed mi proponas al vi ekkoni tiun persone, ĉar vi havos espereble neforgeseblajn, belajn memoraĵojn.

Zoltán Szabó Prezidanto de BERVA E-grupo, landa komitatano

Página 8 del original
Página 8 del original

VALENCIO KAJ ĜIA SIMBOLO

La sonorilejo de la katedralo aŭ sonorilturo «MIQUELET» (Mikaĉjo) estas la plej famkonata el la sonorilturoj en la urbo, kaj ĝia simbolo.

Post la konkero de Valencio, farita de la reĝo Jakobo 1-a, la «jurats» (popolkomisiantoj) klopodis por rapidigi kelkajn konstruaĵojn en la katedralo, inter ili, la konstruo de sonorilturo en kiu oni enmetos la katedralsonorilojn, samtempe ke ĝi servos kiel loko de kie oni avertos la popolon per fajrosignaloj pro la danĝeroj, kiuj povus alveni tra la maro.

En la jaro 1376-a oni decidis la konstruon de la sonorilturo, sed la masonaĵoj komenciĝis serioze en 1381-a. En ĉi tiu unua fazo, tiel kiel por la projekto en la tuta konstruaĵo estis gvidita de la «tortosa» arkitekto Andreo Juliá. Dum 1402-a gvidis la konstruadon Jozefo Franch, kaj en 1414-a prenis sur sin la gvidado, Petro Balaguer, la sama arkitekto kiu gvidis la konstruaĵojn de la turoj ĉe la pordego de «Serranos». Al li oni devas la konstruon kaj dekoracion sur la lasta korpo de la sonorilturo, kiu estis benita la 28-an de septembro en 1417-a, antaŭtago de sankta Mikaelo, pro tio nomiĝis ĝin «Miquelet» (Mikaĉjo) Laŭ alia rakonto aŭ legendo la nomo Miquelet, oni devenas pro la karesema nomo kiun la valencianoj donis al la plej granda sonorilego -peza je 300 kvintaloj- ĉi tiu sonorilego difektiĝis en diversaj okazoj, eĉ falis ĝin el la alteco de la sonorilturo, kiam brulis la lignoj inter kiuj ĝi estis fiksita, konsekvence de la flambrulaĵoj kiuj tien oni faris.

[BILDO p.8] Inka desegnaĵo, dekstre malsupre en la paĝo: la supra parto de la sonorilturo «Miquelet», okangula prismo kun ogivaj arkoj kaj balustrado, kaj supre la baroka «espadaña» kun la horsonoriletoj.

La sonorilturo estas el orienta gotika stilo, kun ornamaĵo de la sama arto kaj formo, kun okangula prismo, je la perimetro en la bazo proksimume egala al ĝia alteco, kiu mezuras 58,80 metroj. La totala alteco de la sonorilturo estas je 64 metroj, Kvankam ĝis la altano aŭ teraso estas nur je 51 metroj. Ĝia korpo estas kunmetita el kvar partoj, la tri unuaj estas sen iu ajn ornamaĵo, kaj sur la lasta estas ok ogivaj arkoj kun modluroj faritaj samstile.

Oni faras la supreniradon al ĝi tra interna helika ŝtuparo kun «nabo» aŭ

Página 9 del original
Página 9 del original

centrapogilo, kiu havas 207 ŝtupojn. Je certa spaco staras la sonorilejo, kaj sur la supera teraso, de kiu oni ĝuas belegan panoramon. Oni metis anstataŭ la projektitan pinton, barokan «espadaña» (spadanjon) kun la du sonoriletoj de la horoj kaj kvaronhoroj. «Miquelet» (Mikaĉjo) konservas la sonorilan tutaĵon, kiu tiel pro ĝia nomo kiel pro ĝia antikveco estas la plej bona el la valencia urbo. La konstruŝtono uzita por ĝia realigado devenas el la ŝtonminoj de Burjasot (Burĵasot), Godella (Godelja) kaj Moncada (Monkada).

Tamen, ankaŭ la religiarta enhavo de la Metropolitena Baziliko estas eksterordinara, oni povas admiri, krome la belaĵojn de ĝia arkitekturo, pri kiu oni jam estis raportinte, estas riĉega arkivo pri multenombraj ilustritaj kodeksoj kaj inkunabloj kaj pergamenoj kun interesegaj historiaj tekstoj, multvaloregaj pentraĵoj de Llanos kaj Almedina, Juanes, Ribera, Orrente, Vincento López, Vergara, Ribalta, Jacomart kaj aliaj, tiel kiel du grandaj pentraĵoj de Goya (Goja); famaj skulptaĵoj kiel tiu de Kristo nomata de la bona morto, de Alonso Cano (Kano); la arta kaj monumenta hostiujo, je moderna konstruo; la «predikejo» de sankta Vincento Ferrer kaj rimarkindega Muzeo.

Tradukis: Fco. ALIAGA

SAMIDEANO FORPASIS

La pasintan tagon 29-an Januaro, mortis nia societano Vicente Lleonart Sancho, en Valencio 72 jaraĝa.

Antikva membro de la societo «Lo Rat Penat» kaj tre aktiva defendanto de la aŭtonomio por Valencio. Poeto kaj verkisto en valencia lingvo, ĉefe pri festaj temoj, aŭtoro de sennombraj «llibrets de falles». Grava amiko kaj entuziasmanto de Esperanto, ĉeestanta ĉe multaj kongresoj kaj renkontiĝoj, en kiuj li partoprenis kiel subtenanto, glosisto de nia movado per sia facila kaj imagriĉa parolado.

Ni deziras eternan ripozon al tiu samideano kaj bona amiko, ni bedaŭras ĉi tiun forpason kaj kondolencas lian edzinon Mª Rosa Iranzo Quirós kaj gefilojn.

MAGAMO

Página 10 del original
Página 10 del original

MANISES, NIA ĈI JARA RENKONTIĜURBO

Manises apartenas al la arondimento «L’horta» kaj situas je 6 Km nordokcidente de Valencio, la ĉefurbo, ĉe la dekstra flanko de la rivero Túria. Entute 19 Km2 vasta estas la civita teritorio, kiu limas la urbojn Paterna, Quart de Poblet kaj Ribaroja del Túria. Ĝia alteco estas nur 52 m supermare kaj la tereno estas preskaŭ ebena, escepte de iuj malaltaj montetoj okcidente. La urbo havas 25.187 enloĝantojn, laŭ la censo de 1983, estinta la kreskado tre forta dum la lastaj jarkvinoj pro la granda industriiĝo.

La fabrikado de ceramiko kaj azuleñoj, kaj iliaj akcesoraj industriaj aktivecoj, estas la plej grava industrio. Tiu ĉi atingis grandan famon en Eŭropo jam de antaŭ pluraj jarcentoj, per, ekzemple, la maŭr-hispana fajenco kun ĝiaj belaj metalaj rebriloj, tiutempe tiel ŝatataj de papoj kaj reĝoj, kaj kies pecojn hodiaŭ ni trovas en la plej gravaj muzeoj. Tial, la reĝo Alfonso la 13-a, en 1926, koncesiis titolon al ĝi kiel urbo historia kaj laborema, titolo kiu situas sur la ŝildo de la urbo.

Tiu ĉi ŝildo apartenis al la familio «Boil», la nobeloj de Manises, kiuj laboradis dum jarcentoj por kreskigi la ceramikan fabrikadon.

Hodiaŭ, Manises havas Oficialan Lernejon pri Ceramiko, el kiuj ekzistas nur du en Hispanio, la alia lokiĝas en Madrido. Ankaŭ en Manises estas la flughaveno de Valencio, kun la novaj eksterordinaraj instalaĵoj ĵus inaŭguritaj, kiuj pretigas la valencian flughaveno por la novaj bezonoj de la moderna aertrafiko. Fine, situas en Manises ankaŭ la Akvopurigejo de Valencio kiu efike provizadas per trinkebla akvo Valencion kaj la ĉirkaŭantajn urbojn.

José Mª Moreno Royo

Oficiala Kronikisto el Manises

Esperantigis: Salvador Ricarte

Página 11 del original
Página 11 del original

12-a RENKONTIĜO DE LA VALENCIA ESPERANTISTARO

MANISES (Valencia) 17-an Junio 1984

EJO: Colegio Nacional «Benjamín Benlloch» Apud la Urbodomo

PROGRAMO

Je la 11-a kaj duono Akceptado: Vendado de esperantaĵoj, fare de Libroservo de Valencia Esperanto-Grupo.

Je la 12-a Malfermo de la aktoj de la Renkontiĝo: 1-e: Bonvenaj vortoj de la Organiza Komitato kaj aŭtoritatuloj de Manises. 2-e: Salutvortoj de la Prezidanto de la Valencia Esperanto-Grupo. 3-e: Salutvortoj de la reprezentantoj de la aliaj Grupoj de la Valencia Komunumo. 4-e: Disdonado de diplomoj al la gelernantoj.

Je la 13-a Projekcio de lumbildoj pri Esperantaj Aktivaĵoj.

Je la 13-a Kunsido de la delegitoj de la Grupoj el la Valencia Aŭtonoma Komunumo.

Je la 14-a Vizito al la urbo.

Je la 15-a Bankedo ĉe la Restoracio «Alcácer II»

Je la 17-a Fino de la aktoj kaj foriro hejmen.

[BILDO p.11] Malgranda inka vinjeto en la centro de la paĝopiedo: heraldika ŝildo kun la vertikalaj strioj de la valencia senyera, super ĝi kaska ornamaĵo kun plumaro. Sub la vinjeto, horizontala grasa linio laŭlarĝe de la paĝo.

Página 12 del original
Página 12 del original

KRUCENIGMO Nº 11

de ALIA-GO

[BILDO p.12] Krucenigma krado dekstre supre: nigra kvadrato kun blankaj ĉeloj, numerita 1 ĝis 9 supre kaj 1 ĝis 9 maldekstre, la numeroj en blankaj rondoj. La blankaj ĉeloj formas krucsimilan, oktogonan figuron kun nigraj anguloj, kaj unu izolita nigra ĉelo en la centro.

HORIZONTALE: 1.-Senvoĉa, laringa konsonanto. 2.-Plej supera, perfekta, eterna kaj ĉiopova estaĵo. 3.-La universo, rigardata kiel ordigita tuto, aparte de la tero. 4.-Tago de la semajno inter sabato kaj lundo. 5.-Ŝovi la langon sur io. (Inv.) Transformi felojn en ledojn per ilo (aŭ aliaj kemiaĵoj). 6.-(Rad.) Monaĥo vivanta en komunumo, kontraste al anaĥoreto. 7.-(Rad.) Homo posedanta multe da propraĵo. 8.-(Rad.) Alia nomo de franca rivero. 9.-Voĉa nazala konsonanto.

VERTIKALE: 1.-En romana cifero kvindek. 2.-(Rad.) Tio, kio estas rigardata kiel juste ŝuldata. 3.-(Rad.) Genro de herboj el kiuj la maturaj grajnoj estas manĝataj. 4.-Titolo de kelkaj pli-malpli sendependaj partoj de la Brita Konfederacio. 5.-Rilata al suprentiro per ŝnuro. (Inv.) Regulforma kavaĵo en muro aŭ konstruo, destinita por loki statuon aŭ alian objekton. 6.-(Rad.) Iama kovrita publika veturilo. 7.-(Inv.) Punmortigo laŭ decido de memstariĝinta neleĝa tribunalo. 8.-(Inv.) La nedifinebla, nepersona principo imanenta en la universo kaj ĝin movanta. 9.-Senvoĉa ploziva konsonanto.

SOLVO DE LA ANTAŬA KRUCENIGMO

HORIZONTALE: 1.-Bovo. Ondo. 2.-Avon. Idol. 3.-Ser. Aboni. 4.-Antono. Om. 5.-Orgio. 6.-Ro. Dinaro. 7.-Onoel. Mal. 8.-Kien. Mane. 9.-Oslo. Aleo.

VERTIKALE: 1.-Basa. Roko. 2.-Oven. Onis. 3.-Vorto. Oel. 4.-On. Ordeno. 5.-Angil. 6.-Oibo. In. Ma. 7.-Ndo. Oamal. 8.-Dono. Rano. 9.-Olim. Oleo.

Edita: Grupo Esperanto de Valencia

Dep. Legal V-1683-1983 Redactor: José Pérez Sempere

Valencia Luno n.º 12 (octubre de 1984)

Texto completo del número 12 de Valencia Luno, el boletín del Grupo de Esperanto de Valencia, de octubre de 1984: 12 páginas transcritas del original.

Portada de Valencia Luno n.º 12, octubre de 1984.
Portada de Valencia Luno n.º 12, octubre de 1984.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1984_n12_okt

Qué tiene de especial este ejemplar

  • El ejemplar no lleva ninguna numeración de página impresa: las referencias a páginas siguen el orden de las hojas, no una cifra que esté en el papel.
  • Todo el número está en esperanto. Lo único en castellano son el colofón de la página 11 («Edita: Grupo Esperanto de Valencia / Dep. Legal V-1683-1983 / Redactor: José Pérez Sempere») y la línea de fechas del anuncio del congreso de Cartagena de la página 2 («CARTAGENA, 5 – 9 Julio 1985»).
  • El boletín cierra muchas frases con un signo doble —«!.», «?.», «!,»—, y eso alcanza al poema «Ho, mia kor’» reproducido en la página 9: el verso que en Zamenhof es una pregunta («Ĉu mi ne venkos en decida hor’?») aquí se imprime «Ĉu mi ne venkos en decida hor’!.», y «Sufiĉe! trankviliĝu» sale como «Sufiĉe!, trankviliĝu».
  • La página 8 no va mecanografiada: la música de «Ho, mia kor’» aparece ahí como partitura manuscrita —cuatro pentagramas copiados por F. Navarro, con el título dentro de una cinta dibujada—, y las palabras repetidas de la segunda estrofa no se vuelven a escribir, sino que van como comillas debajo de las de la primera.
  • El esperanto impreso se sale de la norma en varios puntos, y así está en el papel: «Ni feliĉas la mirindan laboron de la L.K.K. de Seviljo» (p. 2), el título «TAGON EN «EL ALTO MAESTRAZGO»» con acusativo (p. 4), «Kelkajn kilometrojn mallonge, situas Mirambel» (p. 4), «la teksto kaj la cirkonstancoj verki ĝin» (p. 8) y «En tiaj ekscitintaj tagoj» (p. 9).
  • El artículo sobre las cuevas búlgaras da en la página 7 dos formas que pueden confundir a quien lo cite: «Ŝtona ŝtuparo kondukas al tie n. «Lago»», donde el sentido pide «al la t.n. «Lago»» (el llamado), y «la groto de gabela «Neĝulino» kaj sep nanoj», donde pide «fabela».
  • La máquina de escribir junta palabras por todo el número, de modo que las separaciones del papel no son fiables: la página 4 imprime «la du kilometrojn kaj duononda muregoj» por «duonon da muregoj», y esa misma página acaba con «Dumla reveno».
  • En la página 4 una mancha cubre la ŭ de «Paŭlon», dentro del nombre del portal de Morella que la crónica da como «la Sanktan Paŭlon Pordon».

Qué hay en este número

p. Título Idioma Firma
1 (kovrilo: anonco de «La grotoj en Bulgario») epo
2 LA 44-a HISPANA KONGRESO epo JOHANO
2 45-a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO (anonco) epo
3 TRIMONATA PROGRAMO DE LA VALENCIA ESPERANTO-GRUPO epo
4 TAGON EN «EL ALTO MAESTRAZGO» epo MAGAMO
5 «LA MIRINDA LIBRO» epo johano
5 INTER KAMARADOJ (ŝerco) epo
6 LA GROTOJ EN BULGARIO epo LILIJA KOLEVA
8 HO, MIA KOR’ (muziknotoj kaj komento) epo Teksto: L. L. Zamenhof; muziko: B. Rijpstra; kopiis kaj komentas: F. NAVARRO
9 (ŝerco: la araneo sur la fervojo) epo KLARA
10 RENKONTIĜO EN MANISES epo S. RICARTE
10 (ŝerco: en la parkobaseno) epo ULEKSO
11 SOCIETA VIVO epo MAGAMO
11 ELDONITAJ ĜIS NUN PLI OL 20.000 EKZEMPLEROJ epo MAGAMO
11 (kolofono) spa
12 KRUCENIGMO Nº 12 epo ALIA-GO

El boletín, entero

Página 1 del original
Página 1 del original

[BILDO p.1] Kapo de la kovrilo: verda rektangula bloko kun blanka desegnaĵo de mezepoka defenda turo (valencia urbopordego) maldekstre; la vorto VALENCIA komenciĝas per granda C formita de lunarko, kaj sub ĝi staras LUNO, dekstre akompanata de kontura kvinpinta stelo.

VALENCIA LUNO

BULTENO DE LA VALENCIA ESPERANTO-GRUPO

GRAN VIA FERNANDO EL CATOLICO, 45, 3.ª – ☎ 326 96 16 – VALENCIA-8

Nº 12 – OKTOBRO 1984

[BILDO p.1] Granda altkontrasta nigra-blanka fotografio de groto-interno: kruda kalkŝtona muro kaj rokaj masoj, kun helaj stalaktitaj formaĵoj, okupanta la maldekstran duonon de la paĝo.

LA GROTOJ EN BULGARIO

Legu en ĉi tiu numero tre interesan artikolon de LILIJA KOLEVA pri ĉi tiu bela natura temo.

Página 2 del original
Página 2 del original

LA 44-a HISPANA KONGRESO

En Seviljo estis reprezentata nia Grupo per kelkaj el niaj samklubanoj, ĉeestante en la ĝenerala kunveno, fake en ILEI, Redaktoroj de Gazetoj, Jubilea Kongreso, kaj ceteraj arta vespero, duontaga kaj tuttaga ekskurso, vojaĝo per ŝipo tra la rivero Guadalquivir… kaj la tuta programero, kiun la E-Grupo de Seviljo organizis tre bela kaj ĉarma. Ni feliĉas la mirindan laboron de la L.K.K. de Seviljo.

Jen kelkaj konkludoj de la kongreso:

-Instigi al la Ministerio de Turismo la eldonadon de turismaj broŝuroj en Esperanto.

-Okazigi la 47-an Hispanan Kongreson de E-o en Madrido, dum la sankta semajno aŭ pasko, pro la koincido kun la Jubilea Kongreso de Varsovio, tiamaniere ĉiu partoprenonto povos aranĝi sian feriadon. Okaze de la jubilea kongreso, traduki kaj eldoni novajn esperantajn librojn, ampleksi kaj altniveli novan dulingvan vortaron. Desegni allogan afiŝon kaj peti esperantan poŝtmarkon.

-La kunveno de redaktoroj parolis pri la uzado de la supersigno de la duonvokalo ŭ per tajpa kunmetita akcento kaj uzi arabajn ciferojn anstataŭ romanajn.

-La kunveno de ILEI, tra longa eksposicio de s-ro Zaragoza pri lia granda kaj ampleksa laboro, pritraktis la bezonon plani programon laŭ tri nivelaj ekzamenoj, publikigi ĝin al ĉiu E-Grupo, por unuigi la nivelojn, kune kun konvena bibliografio.

Ni deziras fruktodonajn konkludojn de la kongreso kaj atendas kunveni en Kartageno dum la 45-an Hispanan Kongreson.

JOHANO

[REKLAMO p.2] 45-a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO / CARTAGENA, 5 – 9 Julio 1985 / Petu aliĝilojn. Poŝta adreso: Apartado de Correos 461 CARTAGENA (Murcia)

Página 3 del original
Página 3 del original

TRIMONATA PROGRAMO DE LA VALENCIA ESPERANTO-GRUPO

oktobro-novembro-decembro

Ĉiuj agoj okazos en nia sociala ejo: G. V. Fernando el Católico, 45, de la 7-a ĝis la 9-a vespere.

ELEMENTA KURSO GVIDATA DE S-RO FELIX NAVARRO

ekde la 1-a de oktobro, ĉiuj lundoj, merkredoj kaj vendredoj. Informu al viaj amikoj kaj konatuloj.

PAROLATA KURSO GVIDATA DE S-RO JOHANO ANTONO GIMENEZ

ekde la 1-a de oktobro, ĉiuj lundoj kaj merkredoj. Ĉu via esperanta parolado ne bezonas pli da ekzercoj?

KASTILLINGVAJ PRELEGOJ PRI ESPERANTOLOGIO

18-a oktobro.- Kia internacia lingvo?

8-a novembro.- Ĉu artefarita lingvo?

Partoprenu en la pripensado kaj diskuto de tiaj temoj.

EKSKURSO-RENKONTIĜO EN ALBARRACIN

27-28 oktobro.

Por interkonatiĝi esperantistoj de Madrido, Aragono, Katalunio kaj Valencio, kaj eble ankaŭ de Kastilio-La Manĉa.

ESPERANTA-TAGO – 25 OKTOBRO

Marichin Fonfria, Antonio León kaj Dario Cervera informos nin esperante pri sia vojaĝo tra Ĉekoslovakio, Germanio kaj Italio.

Venu aŭskulti bonan esperanton por praktiki.

16 DECEMBRO – ZAMENHOFA TAGO

Ni devas festi tian tagon esperante. Tial, ni jam devas pretigi nian esperantan partoprenon.

[BILDO p.3] Malsupre, larĝa vinjeto: vico de ĉirkaŭ dudek nigraj siluetoj de starantaj homoj, viroj kaj virinoj kun manteloj, ĉapeloj kaj valizoj, vidataj kontraŭlume; meze de la vico, sur unu el la siluetoj, kuŝas kvinpinta stelo.

Página 4 del original
Página 4 del original

TAGON EN «EL ALTO MAESTRAZGO»

La pasintan trian de Junio, kun blua ĉielo kaj brila suno, preskaŭ kvindek geesperantistoj vojaĝis per luksa buso al «El Alto Maestrazgo», kie la aero estis primaverodora.

Ni matenmanĝis en tipa restoracio de «La Ermita de Vallivana», kaj iomete poste ni alvenis al Morella, historia urbo de la provinco de Castellón. Tie ni trapasis la Sanktan Paŭlon Pordon, ĉirkaŭante piede la du kilometrojn kaj duonon da muregoj de la urbo. Plu promenante ni alvenis tra ĝiaj tipaj stratoj al la muzeo kaj ruinoj de la Reĝa Monaĥejo de Sankta Francisko kaj ĝia Kastelo.

Poste ankaŭ ni vizitis la bazilikon de Santa María la Mayor.

Kelkajn kilometrojn mallonge, situas Mirambel, en la provinco de Teruel, kien ni alvenis tra streta vojo, meze de la kampo kaj verdaj montoj. La vilaĝo estas tia kia dum la Meza Epoko, pro siaj bone konservitaj muregoj. Ni trairis la stratojn, same kiel Pio Baroja iam trapasis, por poste verki sian libron «La Venta de Mirambel». En 1981 la Eŭropa Konsilantaro donis la unuan premion EUROPA NOSTRA al Mirambel, pro ĝia konservado kaj restaurado. La plato estis donita de ŝia Moŝto la Reĝino Doña Sofía, dum la pasinta jaro.

Je dektri kilometrojn de tie, sur rokego staras Cantavieja, vilaĝo kiun elektis la generalo Cabrera kiel ĉefa militistejo dum la Karlista Milito. Ni vizitis la Plaza Mayor, mezepoke aspekta, purigita de la nepo de la mondfama pentristo Sorolla, ĉar lia avo naskiĝis en tiu ĉi vilaĝo. Poste ni vizitis la preĝejon, kiu estas tiel granda kiel katedralo, estante la plej granda preĝejo en la provinco de Teruel.

Aŭdante popolkanzonojn el Aragono ni alvenis buse al Iglesuela del Cid, je 1227 m. supermare, por tagmanĝi en la restoracio «Casa Amada». La menuo estis en Esperanto kaj konsistis el pladoj de la regiono. Poste ni promenis tra la vilaĝo el napolstilaj domoj kaj altaj turoj. Ni ankaŭ havis tempon por vidi ĝiajn teksajn metiejojn kaj ĝiajn dudek du mil ŝinkojn pendantajn en libera aero.

Dum la reveno ni vidis bildbendojn «Valencia»,

Página 5 del original
Página 5 del original

«Valencia en Fallas», «Corpus Christi» kaj «El Maestrazgo», ĝentile pruntedonitaj de la valencia Urbodomo kaj la Komunumo de «El Maestrazgo».

Proksimume je la naŭa kaj duono, ni alvenis Valencion, kvazaŭ dezirante rekomenci la trairadon, ĉar ĝi aspektis por ni ne peza vojaĝo, sed amuza promeno.

MAGAMO

«LA MIRINDA LIBRO»

Ĉu vi kuraĝas redakti bonnivele? Ĉu vi intencas partopreni en esperantaj konkursoj? Legu nepre ĉi tiun libron. Tra ĝiaj paĝoj vi povos legi la ĉefajn redaktaĵojn premiitajn en la Internacia Literatura Konkurso «Ramón Solera», organizita en Barcelona Esperanto Centro, la pasintan 4-an de decembro de 1983.

La venkintaj redaktaĵoj estis elektitaj laŭ opinioj de s-roj Miguel A. Gutiérrez, Petro Nuez kaj Giordano Moya.

Aĉetu ĉi tiun libron al nia libro-servanto. Ĝia prezo estas 300 p-toj, kaj nur restas dek ekzempleroj. Ne prokrastu ĝian aĉetadon.

Ĉu poste vi partoprenos en iu ajn venonta konkurso?

johano

INTER KAMARADOJ

  • Ĉu vi memoras pri tiu konjakbotelo, kiun mi havas en mia ĉambro?

  • Jes, mi memoras.

  • Do, hieraŭ nokte iu eniris en mian ĉambron kaj trinkis la duonon de la konjako.

  • Kaj vi suspektas pri mi?

  • Ne. Mi estas absolute certa ke vi ne estis kiu trinkis ĝin.

  • Kial?

  • Ĉar se estus vi kiu trinkis, vi trinkus ĉion, ne la duonon.

Página 6 del original
Página 6 del original

LA GROTOJ EN BULGARIO

Bela lando estas Bulgario! Per siaj multnombraj turistaj objektoj kaj varia naturo ĝi allogas ĉiujare turistojn-naturamikojn.

Unu el la riĉaĵoj estas la pompaj subteraj grotoj, kaŝitaj en la sino de kalkecaj montetoj. Laŭ sia grandeco kaj interna enhavo ili apartenas al la plej rimarkindaj naturaj fenomenoj, loko por interesaj esploroj de la morta naturo.

La beleco kaj mistereco de la grotoj konsternas la homon, allogas lin, altiras lian atenton. Ankoraŭ en la malhelaj epokoj de sia apero sur la tero li serĉis en ili sekuran azilon de la sovaĝaj bestoj. En la grotoj multaj popoloj kaŝis sin de la barbaroj kaj okupantoj. Mirigaj, kuriozaj legendoj rakontas pri grotaj drakoj, pri kaŝitaj trezoroj. Granda estas la intereso al la grotoj-analoj, en kiuj estas enskribitaj la unuaj paĝoj de la deveno de la vivo kaj de la homa historio. Intereso, liberigita de timo kaj superstiĉo, intereso pure scienca kaj estetika. La esploro de la grotaj tavoloj montras kaj pruvas la fazojn de la evoluo de nia grota praavo, kiel li aspektis, kiaj estis liaj vivrimedoj, kion li manĝis.

La grotoj estas interesaj ne nur por la sciencistoj. La interno de ĉiu groto proponas neforgeseblajn vidaĵojn: la pompo kaj la majesteco de la morta naturo de la subtera mondo, kaŝita en la mallumo de la eterneco!… Mirindaj stalagmitoj kaj stalaktitoj kun strangaj formoj ornamas la grotajn murojn kaj plafonojn. Kolonoj kaj drapiraĵoj, fabelaj kasteloj kaj turoj aperiĝas je ĉiu paŝo tra la subteraj labirintoj. Miloj da jaroj la naturo skulptis kaj ĵaluze gardis ilin.

En Bulgario la grotoj (pli ol 2000) estas disĵetitaj tra la tuta lando, en la apudriveraj rokoj, en la regionoj de Danubo kaj Dobruĝa, je la bordo de la Nigra Maro, en la montoj. La ŝtato prizorgas ilin. Kiel naciaj turistaj objektoj funkcias 16, kaj 6 estas bonaranĝitaj kaj elektricigitaj.

«MAGURA» – la groto ĉe vilaĝo Rabiŝa (regiono de Belogradĉik), unu el la plej belaj bulgaraj grotoj, estas grandega labirinto, longa 3000 metrojn, fama per siaj surrokaj desegnaĵoj de IX-VIII jar-

Página 7 del original
Página 7 del original

cento antaŭ la nova erao. La primitiva pentristo desegnis sur la grotaj muroj de unu interna galerio per nigra «guano» (vesperta sterko) apartajn bestajn figurojn kaj scenojn el la vivo de la pratempaj homoj. Apud la groto, en muzeo estas kolektitaj valoraj objektoj, trovitaj ĉe la esplorfosado. La elirejo de la groto kondukas al la pitoreska Rabiŝa-lago, kie oni povas promeni per boato. En la proksimeco de 100 m., sude de la lago, troviĝas kampadejo kaj ĉe la grota enirejo, motelo kun restoracio.

La groto «magura» distancas 31 km. de la famaj rokoj de Belogradĉik kaj estas vizitebla dum la tuta jaro.

«LEDENIKA» – la plej populara groto en Bulgario. Ĝia nomo devenas de la konstanta temperaturo (5,5-4,5) kaj de ĝiaj stalagmitoj, formitaj en la enirejo. Ŝtona ŝtuparo kondukas al tie n.[?] «Lago», eta baseno kun kristale pura akvo. Kelkaj lumĵetiloj kaj dekoj da elektrikaj lampoj donas al la groto pli da belecon kaj pitoreskon. Proksime al la enirejo turista bazo proponas 80 lokojn kaj restoracion. La groto troviĝas 16 km. sudokcidente de urbo Vraca, 850 m. sur la mara nivelo.

Alia populara groto estas «Temnata dupka» (La malhela kavo), ĉe stacidomo Lakatnik. Ĝi estas labirinto de koridoroj. De la profundeco de vasta subtera lago ŝprucas klara kaj pura akvo. Ĝojigas kaj mirigas la beleco de majesta akvofalo. Ĝia bruego estas tiel forta, ke ĉio ĉirkaŭe tremas.

«SAJOVA DUPKA» – groto, situata 1 km. de vilaĝo Malka Brestnika. Riĉa je belegaj formaĵoj, kolonoj, kortenoj, grandegaj stalaktitoj. Malgranda hotelo proponas tranokton kaj du restoracioj, bongustan manĝadon kaj la faman «brestniŝka halvao» (orienta dolĉaĵo el sezamoleo).

«SNEĴANKA» – troviĝas proksime de urbo Peŝtera. En ĝi estas trovitaj argilaj objektoj kaj ostoj. La groto estas riĉa je figuroj. Ege interesa estas la groto de gabela «Neĝulino» kaj sep nanoj. La plafono de la enireja galerio similas frostigita pluvo.

La bulgaraj grotoj kaŝas centjarajn sekretojn, kiuj allogas la turistojn-naturamikojn kaj la sciencu­lojn-speleologojn. Per multe da lerteco kaj perfekta rok-alpeca tekniko ili penetras pli kaj pli profunde en la grotajn internaĵojn.

Sofio, III, 1984 LILIJA KOLEVA

Página 8 del original
Página 8 del original

[BILDO p.8] Supre, desegnita disvolvita rubando (banderolo) kun la titolo HO, MIA KOR’. en la mezo; maldekstre sur la rubando la noto «Kopiis: F. Navarro», dekstre «Teksto: L. L. Zamenhof.» kaj «Muziko: B. Rijpstra.».

[BILDO p.8] Sub la rubando, kvar liniaroj de manskribitaj muziknotoj (violonŝlosilo, du bemoloj ĉe la ŝlosilo, C-takto), kun du subtekstaj vicoj da silaboj — la unua kaj la dua strofoj — sub la notoj. Ripetsigno fermas la lastan liniaron. La subteksto tekstas:

Ho, mi-a kor’, ne ba-tu maltrank- » » » » post lon-ga la-bo-

-vi-le el mia brusto nun ne saltu for’! jam te-ni rado ĉu mi ne venkos en de-ci-da hor’ su-fi-ĉe

min ne po-vas mi fa-ci-le, Ho, mi-a kor’, trank-vi-li-ĝu de l’ba-ta-do, » » » «

Ho, mi-a kor’! » » «

Jen estas alia nova, origina, kortuŝinta instruhelpilo, kapabla emocii la gelernantojn, ne pro ties melodio, kiu ne multe plaĉas al mi, sed pro la teksto kaj la cirkonstancoj verki ĝin.

Temas pri pionira poemeto, verkita de la genia Zamenhof en tre malfacilaj, perturbaj, malserenecaj tagoj. La malpacienco, timo, malespero agitis samtempe la koron de Zamenhof. Li decidis eldoni sian por ni mirindan verkon: La Internacia Lingvo.

Vane li serĉadis eldononton. Neniu deziris riski sian monon. Sed bonsorte intervenis la tiama bopatro de la Majstro, helpema idealista homo, kiu di-

Página 9 del original
Página 9 del original

venis ke lia bofilo estis geniulo. La patro de Klara Zilbernik, simpla komercisto, alportis la necesan monon por presigi la unuajn gramatikojn de Esperanto.

La presprovaĵoj bezonis tempon, ankaŭ la cenzuristo, kaj la koro de nia elpensinto, konstante, persiste batadis.

En tiaj ekscitintaj tagoj, kiam la dezirata, avida momento alvenis en kiu aperis la lernolibro al la publiko kaj estus neeble reiri; en kiu li, juna kuracisto ĵus edziĝinta, la estonta trankvileco de li kaj familio dependis de la publiko. En tiuj sentemaj, emociitaj tagoj, li multe timegis ke oni povu juĝi lin kiel ĥimera fantaziulo, kiu pensis pri utopiaj idiomaĵoj anstataŭ cerbumi, enpensiĝi pri la plej bonaj kuraciloj por la malsanuloj. En tiuj dubaj kaj gravegaj cirkonstancoj, Zamenhof verkis ĉi tiun mirindan versaĵon:

HO, MIA KOR’

Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile, El mia brusto nun ne saltu for!. Jam teni min ne povas mi facile, Ho, mia kor’!.

Ho mia kor’!. Post longa laborado Ĉu mi ne venkos en decida hor’!. Sufiĉe!, trankviliĝu de l’batado, Ho, mia kor’!.

Multaj «kleruloj», inter ili lingvistika diplomito, amiko mia, ankaŭ diris al mi ke Esperanto ne taŭgas por la poezio!.

F. NAVARRO

Unu araneo piediras sur fervojo kiam subite ĝi vidas ke trajno alproksimiĝas rapide. En tiu momento unu piedeto de la araneo restas kaptita en relo. La trajno alproksimiĝas, alproksimiĝas tre rapide. La araneo tiras kun forto de sia piedeto kaj ne povas liberigi ĝin. Fine ĝi diras: «Mi jam faris mian eblon. Se la trajno elreliĝas, mi ne povis malebligi».

KLARA

Página 10 del original
Página 10 del original

RENKONTIĜO EN MANISES

La pasintan 17-an de Junio okazis en la industria urbo, mondfama pro ĝia ceramiko, Manises, nia dekdua Renkontiĝo de la Valencia Esperantistaro. La ejo estis la privata lernejo «Sagrado Corazón de Jesús», proksime al la urbodomo, kiun treege ĝentile pruntedonis al la valencia grupo por la aktoj la Paroĥestro de Manises. La Organiza Komitato tre multe dankas lin pro lia ĝentileco kaj afableco.

Je la dekdua horo komencis la aktoj, kiuj estis kiel oni antaŭvidis, kun la salutvortoj de la reprezentantoj de ĉiu grupo el la Valencia Komunumo, de la Prezidanto de la valencia grupo, s-no Pont, de la ĉefo de la Organiza Komitato, s-no Ricarte kaj de la reprezentanto de la urbo, s-ro Moreno Royo, oficiala kronikisto el Manises. Post la diplomdisdonado oni akordis dum la asembleo organizi la venontan Renkontiĝon en la provinco de Castellón kaj ankaŭ fari ilin denun ne dum Majo aŭ Junio, sed dum Oktobro, ĉar kiel ĉiuj ja scias deĉiam estis problemoj por organizi la renkontiĝojn dum tiuj ĉi monatoj.

Je la unua horo estis projekcio de lumbildoj, fare de s-no Keefe, pri liaj vojaĝoj tra Eŭropo.

Je la dua horo, oni vizitis la urban preĝejon gvidataj ĉiumomente de S-ro Moreno Royo. Ankaŭ lin ni volas danki por lia ĉeesto en la aktoj kaj posta gvidado tra la preĝejo, kiu havas grandajn artajn trezorojn.

Poste, la bankedo estis en la restoracio «Alcácer II» en Manises, kie ni povis reakiri niajn fortojn perditajn dum la mateno. Post la bona manĝado ni adiaŭis kaj…

ĜIS LA VENONTA RENKONTIĜO.

S. RICARTE

-Ĉu vi ne scias ke estas malpermesata sin bani ĉi tie?, diras la parkogardisto al sinjoro kiu estas en la parkobaseno.

-Sed, mi ne banas min, mi estas dronante!

-Ha! tio estas alia afero.

ULEKSO

Página 11 del original
Página 11 del original

SOCIETA VIVO

de magamo

[BILDO p.11] Desegnaĵo dekstre de la teksto: infano kun ligita kaptuko sur la kapo, apogante la mentonon sur la manoj, sidas malantaŭ granda ronda kuirvazo (paelujo aŭ kuko) kun du teniloj, en kies mezo staras unu ŝaltita kandelo.

La pasintan tridekan de Majo, oni festis en gaja kaj juna etoso, la unuan jaron de Marta Diago Romero, ĉe ŝiaj gepatroj Ramón kaj Mari Sol. Marta estas nuntempe la plej juna societanino de nia Grupo.

La ĝoja kaj belega infanino estingis la kandelon, kiu estis sur la bonega paŝtelo farita de ŝia patrino. Poste ĉiuj ni manĝadis.

MAGAMO

ELDONITAJ ĜIS NUN PLI OL 20.000 EKZEMPLEROJ

La plej vendita esperanto-libro, en la tuta historio, jam estas en nia Libro-Servo.

En 230 paĝoj, la perfektiga lernolibro prezentas 30 lecionojn kune kun 180 lingvaj ekzercoj, al ĉiuj lecionoj estas aldonitaj literaturaĵo, ktp.

La lernolibro nomiĝas PAŜOJ AL PLENA POSEDO, de la akademiano William Auld. Eldonita de Heroldo de Esperanto.

Prezo nun: 670 pesetojn.

MAGAMO

Edita: Grupo Esperanto de Valencia

Dep. Legal V-1683-1983 Redactor: José Pérez Sempere

Página 12 del original
Página 12 del original

KRUCENIGMO Nº 12

de ALIA-GO

[BILDO p.12] Dekstre supre, la krucenigma kradfiguro: kruc-forma reto kun kolumnoj numeritaj 1 ĝis 9 supre kaj vicoj numeritaj 1 ĝis 9 maldekstre; kelkaj ĉeloj estas nigrigitaj per triangulaj duonoj, ĉe la vicoj 4, 5 kaj 6.

HORIZONTALE: 1.-(Rad. Inv.) La dudekkvarona parto de la tago. Plej alta grado (kun ec). 2.-(Rad.) Ami per respetoplena pasio. (Inv.) Aro da pakitaj objektoj. 3.-Observo pri la situacio de iuj planedoj aŭ stelaroj, je la horo de naskiĝo de infano. 4.-(Rad. Inv.) Moviĝi malproksimen de iu aŭ io. Finaĵo de la derivitaj adverboj. Mi kaj unu alia. 5.-Tre uzata metalo, kia simbolo estas Zn. 6.-Prefikso montranta la peredziĝan parencecon. Senvoĉa ploziva konsonanto. (Inv.) Sufikso montranta inklinon al io. 7.-Krean imagipovon. 8.-Maniere, kiel per la verkoj de la homo esprimiĝas lia percepto de la belo. Flaveca ĝis ruĝeca tero, el ferika-oksidhava argilo. 9.-Demanda neŭtra pronomo. Malgranda, malintensa.

VERTIKALE: 1.-Fadenforma epiderma elkreskaĵo kovranta la korpon de homo. Aparta dividaĵo de kesto. 2.-(Rad.) Eligi materiajn nevideblajn korperojn. Meti ion sur vojon, por malhelpi la iradon. 3.-Ĉirkaŭa linio, kie finiĝas nia vidkapablo. 4.-Nomo de konsonanto. Finaĵo de la infinitivo. (Rad.) Genro de daŭrafoliaj aziaj arbedoj. 5.-Rilata al sento. 6.-Numeralo, kvar per du. Simbolo de kalio. Nomo de la lasta litero. 7.-Teorie kaj science pri la meĥanismoj reguligantaj la produktadon kaj distribuadon de la riĉaĵoj. 8.-Senpense, naive kaj iom stulte rigardadi. (Inv.) Estanta en troa kvanto, superanta la ĝustan mezuron. 9.-Grupo da homoj, kunigitaj per la sama agado. Patriarko, prapatro de la tri konataj homaj rasoj.

SOLVO DE LA ANTAŬA KRUCENIGMO

HORIZONTALE: 1.-H. 2.-Dio. 3.-Kosmo. 4.-Dimanĉo. 5.-Leki. Inat. 6.-Cenobit. 7.-Riĉul. 8.-Ois. 9.-N.

VERTIKALE: 1.-L. 2.-Dec. 3.-Kiker. 4.-Dominio. 5.-Hisa. Oĉin. 6.-Omnibus. 7.-Oĉnil. 8.-Oat. 9.-T.

Valencia Luno n.º 13 (enero de 1985)

Texto completo del número 13 de Valencia Luno, el boletín del Grupo de Esperanto de Valencia, de enero de 1985: 12 páginas transcritas del original.

Portada de Valencia Luno n.º 13, enero de 1985.
Portada de Valencia Luno n.º 13, enero de 1985.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1985_n13_jan

Qué hay en este número

p. Título Idioma Firma
1 BLUA KRISTALA PILKO (poemo) epo S. RICARTE
2 GRAVA EĤO DE LA TURISMAJ BROŜUROJ PRI VALENCIO epo P. PONT
3 LERNOLIBROJ («Saluton») epo JOHANO
3 ĜENERALA ASEMBLEO DE LA VALENCIA ESPERANTO-GRUPO epo
4 LERNEJA PAĜO — Statistiko de la lernokursoj epo JOHANO ANTONO
5 NOVAJ ESPERANTAJ ASOCIO KAJ REVUO epo
5 (ŝerco: la du amikoj kaj la ŝafaro) epo
6 antaŭ 5o jaroj… (kvin novaĵoj) epo
7 ROMANS, EN FRANCUJO, atendas vin! epo
7 (ŝerco: la vagabondo kaj la torto) epo Ulekso
8 Regiona Himno (muziknotoj) epo Esperantigis: F. Navarro; muziko: J. Serrano; teksto: M. Thous
9 (komento pri la Valencia Regiona Himno) epo F. NAVARRO
10 LERNOLIBROJ (Esperanto-2) epo JOHANO
10 BONŜANCO (ŝerco) epo
11 CALLOSA DE SEGURA.- GRAVEGA ATINGO epo P. PONT
12 KRUCENIGMO Nº 13 epo ALIA-GO
12 (kolofono) spa

El boletín, entero

Página 1 del original
Página 1 del original

[BILDO p.1] Kapo de la kovrilo: verda rektangula bloko kun blanka desegnaĵo de mezepoka defenda turo (la Turoj de Serranos) maldekstre; la vorto VALENCIA komenciĝas per granda C formita de lunarko, kaj sub ĝi staras LUNO, dekstre akompanata de kontura kvinpinta stelo.

VALENCIA LUNO

BULTENO DE LA VALENCIA ESPERANTO-GRUPO

GRAN VIA FERNANDO EL CATOLICO, 45, 3.ª – ☎ 326 96 16 – VALENCIA-8

Nº 13 – JANUARO 1985

BLUA KRISTALA PILKO

Supere de la horizonto luna aspektas vi kristala blua pilko, ŝvebanta, kun nubaroj el blanksilko, banita en nigrmar’, de lumo suna.

Soradas vi pli alten, senflugila. Aspektas vi por fali funden preta, sed ĉiam tenas vin mistero reta. Vi estas tiel bela kaj fragila.

Sed nun misludas fiaj geinfanoj sur vi per armilaro mortigema, kaj timas mi pri viaj vivaj anoj.

Vi estas delikata kaj rompema; kaj estas nun terviv’ en homaj manoj; Revenos la homaro teramema?

[BILDO p.1] Malgranda nigra kvadrata vinjeto maldekstre de la lastaj versoj: blanka terglobo kun meridianoj kaj paraleloj, sur kiu vidiĝas la konturoj de Eŭropo kaj Afriko.

S. RICARTE (Oktobro 1982)

Página 2 del original
Página 2 del original

GRAVA EĤO DE LA TURISMAJ BROŜUROJ PRI VALENCIO

Lastetempe, la leterkesto de nia grupo ofte pleniĝas da leteroj petante ricevi la broŝurojn eldonitajn de la Urbestraro de Valencio.

La plej grava peto estas farita de naciaj aŭ lokaj esperantaj asocioj el Ĉeĥoslovakio, Francio, Italio, Japanio, Aŭstrio, Demokrata Germanio, Hispanio, Federala Germanio, Jugoslavio, Britio, Svislando kaj Portugalio. Petoj kiuj totalas kvanto de 1030 broŝuroj.

La unuopaj petoj totalas ĝis la 18-a decembro 116 broŝuroj. Sed pli interesa ol ĝia kvanto estas ĝia tre diversa deveno. Elstaras multe Francio per 26 petoj, kaj sekvas Pollando kaj Usono (8), Hispanio kaj Britio (6), Nederlando, Italio kaj Federala Germanio (5), Bulgario kaj Ĉeĥoslovakio (4), Danlando, Hungario, Sovetunio kaj Demokrata Germanio (3), Svedio, Jugoslavio, Aŭstrio, Brazilo, Finlando kaj Japanio (2), kaj Argentino, Norvegio, Andorra, Kanado, Rumanio, Hong-Kong, Israelo, Svislando, Sud-Afriko, Irano, per unu.

Ni ankaŭ devas signali ke multaj esperantistoj petis la broŝurojn rekte al la Turisma Oficejo.

Kelkaj ankaŭ profitas la leterojn por peti korespondantojn, kiel: 23-jara esperantistino Eva Sučiková, Provaznicka 47/961, 70500 OSTRAVA 5 CSSR; aŭ estona profesoro kiu serĉas korespondantojn por siaj 12-16 jaraj lernantoj: Tallina 10. Keskkool, Esperanto-Rondo, SU 200016 TALLINN, Estonio; aŭ 49-jara teknikisto, prezidanto de Esperanto Societo: Cvjatko Todorov, p. k. 60, 9700 SUMEN, Bulgario. Se kelkaj el niaj legantoj deziras korespondi kun ili, jam povas rekte skribi al ili al tiaj adresoj.

Tre interesa estas ankaŭ ke multaj akompanas sian leteron per propaj eldonaĵoj tre variaj: propalestina diskurso de arabo, filosofa razonado de Grekio aŭ kalkultempa propono de germano, praktika turisma broŝuro de Milano kaj de Vejle, urbeto de Danlando, aŭ broŝuro pri fervoja muzeo de Finlando.

La leteroj ankoraŭ enhavas komentojn pri sia pasinta vizito al Valencio, aŭ sia projektita estonta vizito, aŭ sia kono de valenciaj esperantistoj kiel Luis Hernández.

La ricevo de leteroj ankoraŭ daŭras, sed ni jam

Página 3 del original
Página 3 del original

povas bilanci sian tre gravan instruon, ke vere Esperanto funkcias kaj alproksimas la gentojn de ĉiuj landoj.

Bedaŭrinde nia urbodomo eldonis malmultajn broŝurojn kaj rapide ili estas elĉerpitaj. Ni klopodos la reeldonon.

P. PONT

LERNOLIBROJ

«SALUTON» estas konsultebla en la biblioteko de la Grupo. Tia nova akiraĵo instruas la esperantan lingvon ekde la komenco, sed unulingve. Pro tio ĝi estas taŭga por la memlernantoj kiuj jam finis la elementalan kurson antaŭtempe kaj forgesinte ĝin volas aktualiĝi. Antaŭ aĉeti vian lernolibron konsultu en nia ŝranko kiu estas la plej taŭga al via studnivelo.

SLIPO

TITOLO: Esperanto aŭtodidakte, «Saluton»

AŬTORO: Andrey Childs-Mee

LANDO: Antverpeno-La Laguna

PAĜOJ: 210 JARO: 1983 MEZURO: 20 x 14’5

JOHANO

ĜENERALA ASEMBLEO DE LA VALENCIA ESPERANTO-GRUPO

Kiam: 7-an februaro, ĵaŭdo, 7-a vespere.

Kie: Sidejo de la Grupo, G. V. Fernando el Católico, 45 – 3ª

TAGORDO:

1.- Legado kaj aprobo de la antaŭa akto. 2.- Elekto de novaj estraranoj. 3.- Ĉefaj agoj de la pasinta jaro kaj projektoj por la nuna. 4.- Bilanco 1984 kaj budĝeto por 1985. 5.- Petoj kaj demandoj.

Página 4 del original
Página 4 del original

LERNEJA PAĜO

Statistiko de la lernokursoj

1982 1983 1984 Tute
Kursoj 5 4 3
Gelernantoj 68 42 53 163
Lernantoj 41 26 27 94
Lernantinoj 27 16 26 69

Aĝo

1982 1983 1984 Tute
Antaŭ 18 jaroj 14 11 6 31
de 18 ĝis 25 31 16 19 66
» 26 » 35 16 8 14 38
» 36 » 50 3 5 7 15
» 51 k.t.p. 4 2 7 13

Studa nivelo

1982 1983 1984 Tute
Elementala 3 3 8 14
Baza 15 12 8 35
Meza 21 4 8 33
Profesia 6 5 5 16
Teknika 4 2 13 19
Mezuniversitata 9 6 8 23
Universitata 10 10 3 23

Kalendaro

1982 1983 1984 Tute
1ª kvaronjaro 23 21 11 55
2ª « 15 3 27 45
4ª « 18 7 15 40
Sabatoj 12 3 15

Propagandilo

1982 1983 1984 Tute
Amikoj kaj familianoj 21 18 30 69
Ĵurnaloj 27 9 12 48
Spektakla anoncaro «Cartelera Turia» 3 2 2 7
Afiŝoj 13 4 4 21
Radio kaj TV 1 3 4 8
Aliaj 3 5 1 9

KONKLUDOJ

  • La plej granda ĉeestado estis lernantoj ĝis 35 jaroj dum la unua duonjaro.

Página 5 del original
Página 5 del original

  • La plej bona propagando estis farita de amikoj kaj familianoj, do PROPAGANDU LA KURSOJN al viaj konatuloj.
  • Petu afiŝojn en la Grupo kaj gluu ilin en via laborejo, lernejo, universitato, montrofenestroj, k. t. p.
  • La Grupo devos intensigi la propagandon en la ĵurnaloj.
  • Dum la jaro 1984-a plialtiĝis la mezkvanto po kurso, sed malpliiĝis la kursoj. Ĉu vi povas helpi al ni?

JOHANO ANTONO

NOVAJ ESPERANTAJ ASOCIO KAJ REVUO

Lastetempe estis fondita IAHE «Asocio de Handikapitaj Esperantistoj» kiu apelacias al esperantistoj kaj ne esperantistaj helpopretaj homoj kaj instancoj ke oni helpu ĝian agadon, ĉar 80 % de handikapitaj esperantistoj vivas en evolulandoj kaj ne havas transpagipovon.

Praktika helpo estas aboni al grandformata revuo «VOĈO DE HANDIKAPULOJ», presita en tre bona papero kaj entenante artikolojn pri sia asocio, sed ankaŭ pri esperantologio kaj beletroj. Tio faras ĝin tre akceptebla por ĝenerala publiko.

La jarabono estas 5 US dolaroj kaj la adreso de la asocio estas:

Internacia Asocio de Handikapitaj Esperantistoj Skolska 25 – 56227 BOROVO – Jugoslavio

Du amikoj vojaĝas en vagonaro. Dum la trajno ĉirkaŭas valon ili vidas ŝafaron. Unu diras al la alia: «Ni kalkulu kiom da ŝafoj». «Nu, akceptite» respondas la dua. Subite la proponinto ekkrias: «Ili estas tridek unu!». «Kiel vi faris por tiel rapide agi?, mi estas ankoraŭ je la dudekdua». «Tre facile. Mi havas metodon tre efikan. Unue, mi kalkulas la krurojn kaj mi dividas per kvar».

Página 6 del original
Página 6 del original

[BILDO p.6] Manskribita, kaligrafia titolo trans la supro de la paĝo: «antaŭ 5o jaroj…».

antaŭ 5o jaroj…

«Esperanto»-bicikloj.- La ESKA-uzinoj, fabriko de bicikloj en la urbo Eger (Ĉeĥoslovakujo) produktas biciklojn sub la var-nomo «Esperanto». La «Esperanto»-bicikloj estas vendataj en ĉiu biciklo-vendejo de Ĉeĥoslovakujo.

Rozo «Doktoro Zamenhof».- La ĉeĥoslovaka rozkulturisto s-ro Jan Böhm en Blatná (Ĉeĥoslovakujo), kiu antaŭ du jaroj donis la nomon «Esperanto» al unu nova rozo-speco, ĵus kulturis novan specon kaj donis al ĝi la nomon «Doktoro Zamenhof», honore al la aŭtoro de la lingvo Esperanto. La nova rozo estas volviĝanta kreskaĵo kun 4-6 metrojn longaj vergoj, brile karmin-ruĝaj floroj kaj forta odoro.

Opero en Esperanto per la radio.- La 3-an de Aprilo la radio-stacio de Brno (Ĉeĥoslovakio) kune kun la stacioj de Praha, Bratislava, Košice kaj Moravska-Ostrava disaŭdigos en Esperanta-lingvo la plej ĉarman ĉeĥan operon: «La vendita fianĉino» de Smetana. La disaŭdigo okazos de la 22,15 ĝis la 23,15 h. laŭ la mezeŭropa tempo.

La aŭtomobilo de B.E.A.- La Brita Esperantista Asocio posedas aŭtomobilon, per kiu la oficistoj de la asocio vizitas la provincajn urbojn kaj vilaĝojn por vigligi la movadon kaj fari propagandon. Laŭ la lasta raporto de B.E.A. tiu aŭtomobilo dum la jaro 1934 veturis pr. 25.000 mejlojn (40.225 kilometrojn). Oni faris specimenajn lecionojn en 82 lernejoj, vizitis 37 kunvenojn de grupoj aŭ federacioj, kaj faris 64 propagandajn prelegojn en ne-esp-istaj kunvenoj. Dum la vizitoj oni vendis librojn en la valoro de 100 britaj funtoj. La aŭtomobilo faris ĉiurilate tre utilajn servojn.

Esperanta restoracio en Parizo.- En la franca ĉefurbo malfermiĝis restoracio sub la nomo «A l’Etoile Verte» (Ĉe la Verda Stelo). Ĝia adreso estas: 16 rue Brey (proksime al la Triumfa Arko).

Página 7 del original
Página 7 del original

ROMANS, EN FRANCUJO, atendas vin!

[BILDO p.7] Peninka desegnaĵo okupanta la maldekstran trionon de la paĝo: alta gotika sonorilturo kun pinta tegmento kaj horloĝo, ĉirkaŭata de kelkaj flugantaj birdoj.

La Esperantista Grupo «BONA STELO» proponas «INTERNACIAN RENKONTIĜON» en ROMANS, de la 29-a de Junio ĝis la 6-a de Julio 1985, kun tre diversa kaj tre interesa programo.

-Komentata vizito de Romans (ĉefurbo pri piedvesta industrio).

-Vizito de la ŝumuzeo.

-Ekskursoj:

. Ĉirkaŭiro de la Departamento «Drôme».

. Ĉirkaŭiro de «Vercors» (pentrinda montaro).

. Vizito de «LA GRANDE CHARTREUSE» (fama kartuzio en arbaro).

. Vizito de HAUTERIVES (Kastelo de la Leterportisto).

. Vizito de SAINT-ANTOINE (fama Abatejo).

. Vizito de Vinkelo en TAIN-L’HERMITAGE (Rodana Valo).

-Akceptado en la Urbodomo de ROMANS.

-Vesperoj tre diversaj:

. Interkona Vespero . Kantistgrupo

. Plektra Orkestro . Prezentado de diapozitivoj

. Internacia Balo

Vi povos loĝi en DORMEJO (Liceo situata en Parko) apud la Sidejo «Bona Stelo»… aŭ en Hotelo.

Petu aliĝilojn al la Grupo «Bona Stelo» – Rue Premier – 26100 ROMANS (Francujo)

Vagabondo vokas sur la pordon de domo.

-Sinjorino, vidu ĉu vi povas doni ion al mi. Via najbarino donis pecon da torto al mi farita de ŝi mem.

-Ĉu farita de ŝi mem? Kompatinda! Eniru, bona homo, eniru. Mi donos iom da bikarbonato al vi.

Ulekso

Página 8 del original
Página 8 del original

[BILDO p.8] Supre de la paĝo, desegnita disvolvita rubando (banderolo) el tri partoj: en la meza, kaligrafie, la titolo «Regiona Himno»; en la maldekstra «Esperantigis: F. Navarro»; en la dekstra «Muziko: J. Serrano» kaj «Teksto: M. Thous».

Regiona Himno

Esperantigis: F. Navarro — Muziko: J. Serrano — Teksto: M. Thous

[BILDO p.8] Sub la banderolo, dek liniaroj de manskribitaj muziknotoj (violonŝlosilo, du dieszoj ĉe la ŝlosilo, C-takto, indiko «Adagio» ĉe la komenco kaj «ff» ĉe la tria liniaro), kun la kantoteksto silabigita sub la notoj. La subteksto tekstas:

Por ofer-don’ al His-pan’ no-vajn glo-rojn

ni-a Re-gion’ sci-is ba-tal’. En a-te-lier’ kaj en kampo re-

sonas kan-toj de am’, himnoj de pac’!. Vi-du la re-

gi-on’ en tri-un-fa i-rad’! Trans-do-nas ĝardeno

mi-a la ri-ĉec’, kiun a-ma-si-gas kaj lir-las la akvo

kantoj de ga-jec-o devenintaj el ritmoj de gita-ro maŭ-ra.

Sendas l’arto pala-di-nojn si-ajn triunfojn ofer-do-nu

piede, Sulta-nino, havas miaj ĝar-de-noj tapiŝon de rozoj, nardoj

kaj di-ant-oj. Do-nas ri-ĉan tre-zo-ron la oranĝ-

arboj de la rive-rujo; pen-das oraj gra-po-loj de sub la ar-boj

Página 9 del original
Página 9 del original

[BILDO p.9] Daŭrigo de la partituro: ses pliaj liniaroj de manskribitaj muziknotoj, la lasta finiĝanta per duobla trastreko. Super la kvara liniaro estas manskribita eta alternativa subteksto en du vicoj, la supra apenaŭ legebla («…ĝis…» [nelegebla]), la malsupra «kaj saltas». La subteksto tekstas:

de belaj palmoj. Palmoj so-no-ras l’a-ma-ta vo-ĉo kaj la ven-

kin-ta vibranta son’ no-toj de l’ek-ta-gi-ĝo kantas la

triunfo de la Re-gi-on’. Ni ve-ki-ĝu, valencianoj, ke ni-a voĉo

lumo sa-lu-tu de nova sun’ Flirtu en l’a-e-

ro’ ni-a stan-dar-do!. Patri-o gloron! Vi-vu Va-len-cio

Vivu!. Vivu!!. Vivu!!!.

Kelkaj samideanoj demandis al mi ĉu mi havis, esperantigita, la tekston de la Valencia Regiona Himno. Mi havas ĝin en valencia kaj kastilia lingvoj, sed inter miaj centoj da esperantigitaj kanzonoj, ĝi ne aperas.

Por komplezi tiujn esperantistoj, laŭ miaj humilaj fortoj (mi ne estas poeto) mi hastis esperantigi ĝin.

Nun ĉi tiu himno estas la oficiala en la Valencia Komunaĵo (maltaŭgas KOMUNUMO laŭ la opinio de la elstara esperantisto D-ro Ivo Lapenna).

Ĉi tiu himno, teksto de M. Thous kaj muziko de J. Serrano, origine estis ellaborita por la Regiona Foiro (Ekspozicio) de la jaro 1909-a, sed en 1925-a ĝi estis alektita kiel Valencia Regiona Himno.

En ĝia unua prezentado kaj antaŭ la ĉeesto de lia Moŝta Reĝo Alfonso 12-a, ĉi tiu, emociigita, ordonis ĝian ripeton kaj li manifestis ke neniam li aŭdis nenion tiel bela.

Página 10 del original
Página 10 del original

Ĝi estas unu el la plej belaj himnoj de la mondo.

Ĉiam ĝi estas kantata de ĉiuj la valencianoj, kore, solene, ame kaj respekte.

Ĝi pritraktas nian laboron ĉe l’ateliero, ĉe la kampo kaj fabriko; pri nia amo al la paco; pri kio estas nia tero: ĝiaj fruktoj, floroj,…

Jen estas alia bona kaj bela instruhelpilo por plivastigi la vortprovizon de la gelernantoj kaj por ke ili parolu pli frue kaj kuraĝe pere de la kantado.

Do, kantu kaj trovu ĝojon.

F. NAVARRO

LERNOLIBROJ

La libroservanto, post peza laboro, atingis por ni novan lernolibron: Esperanto-2.

Ĉi tiu libro estas daŭrigo de Esperanto-1. Unu kaj alia estas verkitaj de fama esperantisto Istvan Szerdahelyi, profesoro de Esperanto en la universitato de Budapesto.

Ĉu vi jam legis Esperanto-1? Se jes, daŭrigu do per Esperanto-2, se ne, komencu per Esperanto-1, ilin ambaŭ vi povos aĉeti en la grupo, sed nur restas kelkaj ekzempleroj. Venu rapide.

Ĉiu leciono havas: legaĵon kun bildo kaj didaktikajn demandojn, taŭgan kaj unulingvan vortaron, ekzercojn kun modelaj frazoj. Post dudekvar lecionoj vi povos legi elektitan krestomation kaj sinoptikan gramatikon kiu kuntenas la sintakson.

Se vi lernas la tutan libron, vi certe povos superi iun ajn normalan ekzamenon pri esperanto.

Ĉu vi volas ke ni faros kune rondeton por lerni tiun libron.

JOHANO

BONŜANCO

-Vi havas novan kaj tre strangan malsanon.

-Kia bonŝanco, doktoro! Ĉu mi povas patenti ĝin?

Página 11 del original
Página 11 del original

CALLOSA DE SEGURA.- GRAVEGA ATINGO

La pasintan decembron, la koncerna servo de la Valencia Registaro (Generalitat), akceptis proponon de la gvidantoj de ILEI de Callosa de Segura, por instrui kurson de Esperanto dum lekciaj horoj en Publika Kolegio de tiu urbo.

La graveco de tia atingo elstaras el multaj flankoj, sed ĉefe oni devas substreki ke estas la unuan fojon en Hispanio ke oni instruas Esperanton dum lekciaj horoj.

Ankaŭ oni devas atentigi la signifon pri la faro ke landaj registoj, gepatroj, geprofesoroj, direktoro kaj ĉiuj kiuj partoprenis en la decido, estis devigitaj oficialigi sian sintenon rilate al Esperanto.

Ni esperas ke la faro disvastiĝos kaj okazonte en pluraj lokoj ĝi bezonos programojn kaj diskutos la aferon en oficialaj instancoj.

Ni volas profiti la okazon por kore gratuli niajn samideanojn el Callosa de Segura, kiuj tiel entuziasme kaj efike laboras por Esperanto.

P. PONT

[BILDO p.11] Peninka desegnaĵo okupanta la malsupran duonon de la paĝo: urba placo vidita en perspektivo, kun altaj modernaj loĝblokoj ĉe ambaŭ flankoj kaj konstruaĵo funde; maldekstre du malgrandaj figuroj apud afiŝtabuloj, dekstre viro sidanta sur benko kun bastono, kaj antaŭ li eta kreskaĵo ĝermanta el la pavimo. Subskribite dekstre malsupre: «S. RICARTE».

Página 12 del original
Página 12 del original

KRUCENIGMO Nº 13

de ALIA-GO

[BILDO p.12] Dekstre supre, la krucenigma krado: naŭ kolumnoj (numeritaj 1 ĝis 9 supre) kaj naŭ vicoj (numeritaj 1 ĝis 9 maldekstre), kun neregula, simetria formo — la anguloj kaj kelkaj mezaj ĉeloj estas ekster la krado.

HORIZONTALE: 1.-Seksa inklino al iu. Literoj de «venu». 2.-Speco de moleo, staranta ambaŭflanke de havena ŝanelo. Samkolore kiel la sennuba ĉielo. 3.-(Inv.) Unujara tropika, marĉa herbo (oryza sativa). Malgranda vadbirdo el la ordo de ĥaradrioformaj birdoj. 4.-Genro el labiacoj de plejparte plujaraj spicaj herboj. 5.-Literoj de «sude». 6.-Liturgia himno en nacia lingvo. 7.-(Inv.) Opo de tri personoj aŭ aferoj. Malsupra ĉeftrabego aŭ trabkunaĵo de ŝipo. 8.-Malobservo de religia aŭ morala leĝo. Leviĝi kaj malleviĝi aŭ iom post iom disvastiĝi, kiel ondoj. 9.-Angla biero. (Inv.) Specio de nov-zelandaj papagoj (Nestor notabilis).

VERTIKALE: 1.-Kvanto da tempo, ekde la naskiĝo. Kolektive, unubloke. 2.-Punkto egaldistanca de du ekstremoj. En kia maniero? en kia grado?. 3.-(Inv.) Tuto de la religiaj ceremonioj. Difinita parto de kurbo. 4.-Parto de la horizonto, ĉe kiu la suno leviĝas. 5.-(Rad.) Sfera ereto de likvaĵo. 6.-Genro el kruciferoj el dujaraj herboj (Brassica). 7.-(Rad.) Germana lancisto. (Mallongige) Arto de kinematografio. 8.-Cifero, kiu montras neniun kvanton. Maljune. 9.-Plenda ekkrio. (Inv.) Demanda neŭtra pronomo.

SOLVO DE LA ANTAŬA KRUCENIGMO

HORIZONTALE: 1.-Roh. Ego. 2.-Ador. Okap. 3.-Horoskopo. 4.-Ri. E. Ni. 5.-Zinko. 6.-Bo. T. Me. 7.-Fantazion. 8.-Arte. Okro. 9.-Kio. Eta.

VERTIKALE: 1.-Rah. Fak. 2.-Odor. Bari. 3.-Horizonto. 4.-Ro. I. Te. 5.-Senta. 6.-Ok. K. Zo. 7.-Ekonomike. 8.-Gapi. Eort. 9.-Opo. Noa.

Edita: Grupo Esperanto de Valencia

Dep. Legal V-1683-1983 Redactor: José Pérez Sempere

Valencia Luno n.º 14 (marzo de 1985)

Texto completo del número 14 de Valencia Luno, el boletín del Grupo de Esperanto de Valencia, de marzo de 1985: 12 páginas transcritas del original.

Portada de Valencia Luno n.º 14, marzo de 1985.
Portada de Valencia Luno n.º 14, marzo de 1985.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1985_n14_mar

Qué tiene de especial este ejemplar

  • La crónica «ZAMENHOFA TAGO» (p. 1) no dice qué día se celebró la fiesta: cuenta la misa, la corona de laurel sobre la placa de la calle Zamenhof y la comida en Mislata con unos 70 asistentes, pero no da fecha alguna. El poema que, según el mismo texto, leyó allí Dario Cervera sale en la página 6 fechado «16-12-84».
  • Dos Rafael Herrero en el mismo número: la crónica de la página 1 da la palabra a «s-no Rafael Herrero, filo de nia neforgesebla D-ro Herrero», antiguo presidente del grupo y de la Federación, y la necrológica de la página 5 despide a la viuda «de nia karmemora s-no D-ro Rafael Herrero Arroyo». Padre e hijo llevan el mismo nombre, y el boletín no los distingue más que por el «D-ro».
  • La tabla de peticionarios de folletos turísticos (p. 6) lista «Estonio» como país aparte de «Sovetunio»: 3 peticiones bajo el primer nombre y 8 bajo el segundo.
  • En la palabra «Ĉeĥoslovakio» (p. 6 y p. 9), el circunflejo de la C mayúscula va puesto a mano encima de la letra impresa.
  • La dirección de Núremberg (p. 8) lleva el nombre de la entidad impreso «Verkehrsverein Nurberge V.» y el de la ciudad «Nurnberg 70», sin diéresis: tal como están escritos, ninguno de los dos se puede buscar.
  • La primera dirección de «DEZIRAS KORESPONDI» (p. 9) imprime «73949 Metyloviee ĉ 378»: el nombre del pueblo sale con una e de más (Metylovice) y la abreviatura checa «č.» (číslo, ‘número’) va escrita con la ĉ del esperanto.
  • El título de la sección «antaŭ 50 jaroj…» (p. 10) va manuscrito con caligrafía cursiva y ocupa todo lo alto de la página. La sección reproduce noticias de 1935 —la falla con el rótulo «ESPERANTO», la ginebra «Oude Genever Esperanto», la muerte de Louis de Beaufront «la 8-an de Januaro»—, de modo que esas fechas son de 1935 y no de 1985.
  • El crucigrama nº 14 (p. 12) se queda sin una definición: la cuadrícula va numerada del 1 al 9 tanto en horizontal como en vertical, pero la lista «VERTIKALE» acaba en el 8, mientras que la solución del crucigrama anterior, en la misma página, sí llega al 9.

Qué hay en este número

p. Título Idioma Firma
1 ZAMENHOFA TAGO epo Pérez Sempere
2 NOVA ESTRARO DE NIA GRUPO epo
3 GRAVA LASTMOMENTA INFORMO epo
3 NOVAJ ESPERANTO-KURSOJ epo
4–5 SE ESPERANTO SUKCESOS BALDAŬ DIALEKTIĜOS epo F. Navarro
5 NEKROLOGO epo
6 KANTO POR ZAMENHOF (poemo) epo Dario Cervera
6 UNUOPAJ PETANTOJ DE TURISMAJ BROŜUROJ ĜIS 7-2-85 epo
7 NACIA FESTO (poemo) epo S. Ricarte
8 ALILANDAJ TURISMAJ BROŜUROJ EN ESPERANTO epo
8 SUKCESA KURSO DE ESPERANTO epo
9 DEZIRAS KORESPONDI epo
10 antaŭ 50 jaroj… epo
11 «PAROLU ESPERANTON» epo Johano
12 KRUCENIGMO Nº 14 epo De Alia-Go

El boletín, entero

Página 1 del original
Página 1 del original

[BILDO p.1] Kapo de la bulteno: granda verda rektangulo kiu okupas la supran kvaronon de la paĝo. Maldekstre, blanka silueta desegnaĵo de la Turoj de Serranos de Valencio. Malantaŭ kaj super la turoj, granda blanka duonluno kies kurbo formas la literon «C» kiu komencas la vorton. Meze kaj dekstre, per tre grasaj blankaj majusklaj sanserifaj literoj, la titolo en du linioj: «VALENCIA» supre kaj «LUNO» sube. Dekstre de «LUNO», granda kvinpinta stelo desegnita per blanka konturlinio.

BULTENO DE LA VALENCIA ESPERANTO – GRUPO

GRAN VIA FERNANDO EL CATOLICO, 45, 3.ª – ☎ 326 96 16 – VALENCIA – 8

Nº 14 – MARTO 1985

ZAMENHOFA TAGO

Plurfoje, la valencia esperantistaro, kiel la ceteraj lokaj grupoj tra la kvin mondaj kontinentoj, festis la naskiĝan datrevenon de nia majstro D-ro Zamenhof.

Kiel anoncite, matene, grupo da katolikoj partoprenis meson, memore la forpasintajn gesamideanoj, ĉe apuda paroĥa preĝejo.

Tuj poste oni metis laŭrokronon sur la plato de D-ro Zamenhof, ĉe samnoma strato tre proksime de nia grupejo. Kvamkam la mateno estis malvarma, la emocio hejtigis la koron de la partoprenantoj, kiuj finfine ekkantis La Esperon.

Je la 14-a kaj 30 mtoj, post mallonga veturado al najbara urbo Mislata, ĉirkaŭ 70 gesamideanoj riparis siajn fortojn per tradicia tagmanĝo. Je la tostoj, la Prezidanto s-ro Pont, iomete diskursis pri la tiam celebranta evento, kaj sekve disvolviĝis aro da salutvortoj, fare de la reprezentantoj de aliaj urboj kaj grupoj. Menciinde estas la kortuŝitaj vortoj diritaj en perfekta esperanto de nia kara s-no Rafael Herrero, filo de nia neforgesebla D-ro Herrero, iama prezidanto de Valencia Esperanto-Grupo kaj Hispana Esperanto Federacio.

Fine kaj neatendite, s-no Dario Cervera legis poemeton homaĝante la kreinton de nia movado.

Pérez Sempere

Página 2 del original
Página 2 del original

NOVA ESTRARO DE NIA GRUPO

Dum la Ordinara Ĝenerala Asembleo, okazinta en nia ejo la pasintan 7-an de Februaro, estis elektita nova estraro. Sekve, ni publikigas ĝin.

Prezidanto: S-ro Ramón Diago Marco Vicprezidanto: S-ro José Pérez Sempere Sekretario: S-ro Juan Bosch Fornals Vicsekretario: F-ino Renata Krüger Kasisto: S-ro Francisco Amorós Rico Kontisto: S-ro Ricardo Flores Navarro Voĉdonantoj: S-ro Manuel Gargallo Monforte S-ro Antonio León Sánchez S-ro José Seguer García S-ro Ramón Sánchez Arnau S-ro Pascual Pont Martínez S-ro José Miguel Monrabal Lloria

Post nia alvoko al ĉiuj valenciaj samideanoj pri nia bezono de kunlaboro, tial ke la direktantoj de nia Grupo estas malmultaj kaj superŝutitaj de laboro, ni ricevis ofertojn de tiom da bonvolaj samideanoj kiuj deziris helpi, ke ne ĉiuj povis esti enskribitaj kiel estraranoj.

Tamen, tial ke ili volas helpi, ni akceptis ilian oferon por esti helpantoj, tie kie ili povos esti utilaj. Tiuj samideanoj estas:

S-ino Miguela Malón Fenero F-ino Vicenta Pérez Lloria S-ro José Añó Belda

[BILDO p.2] Maldekstre, la emblemo de la kongreso: la ciferoj «41» kaj la literoj «IJK» desegnitaj per tre dikaj nigraj strekoj kun tranĉitaj, iom rompitaj formoj, sur blanka fono. Dekstre, linidesegnaĵo de granda baroka kastelo (Schloss Eringerfeld) vidata laŭ fronto: du etaĝoj da fenestroj, mansarda tegmento kun turetoj kaj kupoloj, kaj antaŭ la ĉefa enirejo perono kun ŝtuparo; antaŭ la konstruaĵo videblas eta figuro sur la placo.

[REKLAMO p.2] 41-A INTERNACIA JUNULARA KONGRESO / SCHLOSS ERINGERFELD / 22-29.7.1985 F.R. GERMANIO

Página 3 del original
Página 3 del original

GRAVA LASTMOMENTA INFORMO

Malgraŭ la diversaj klopodoj de la estraro de Hispana Esperanto-Federacio pri la translokiĝo de la sidejo de la Federacio, oni informas ke, lastmomente, la Sekretario de la Grupo de Alikante, s-no Francisco Sánchez Antón sciigas nin ke finfine ne eblas tiu translokiĝo, ĉar ili ne sukcesis trovi la taŭgajn membrojn por la nova estraro.

Daŭrigante la kontaktojn, la estraro de H.E.F. akceptis la proponon de Barcelona Esperanto-Centro por translokigi la sidejon de H.E.F. al Barcelona.

Kun la celo ke la agado de la Federacio ne interompiĝu dum la venonta jaro, oni akceptas, provizore, ĉi tiun proponon, ĝis kiam, laŭ niaj Statutoj, la Ĝenerala Kunsido de H.E.F. kunvenonta en Kartagena, aprobu ĝin.

La nova estraro konsistos el:

PREZIDANTO: S-ro Salvador Aragay i Galbany VICPREZIDANTO: S-ro Luis María Hernández Izal SEKRETARIO: S-ro Víctor Ruiz Rodríguez VICSEKRETARIO: S-ro Josep Miranda KASISTO: S-ro Joan Font

Ĉefredaktoro de Boletín: S-ro Giordano Moya Balmes, 38 – TERRASA (Barcelona)

De nun la adreso de la Federacio estas: Hispana Esperanto-Federacio Carreras Candi, 34-36 08028 BARCELONA

Pri la konto por sendi la kotizojn: Caja de Pensiones para la Vejez y de Ahorros Ag. Riera Blanca 436, Libreta nº 2303-26 08028 BARCELONA

NOVAJ ESPERANTO-KURSOJ

Ekde la 17-a de Aprilo, ĉiuj lundoj, merkredoj kaj vendredoj, de 7-a ĝis 8-a kaj 8-a ĝis 9-a, gvidataj de s-ro FELIX NAVARRO.

Informu al viaj amikoj kaj konatuloj!

Página 4 del original
Página 4 del original

SE ESPERANTO SUKCESOS BALDAŬ DIALEKTIĜOS

Alia antaŭjuĝo, kiun mi multfoje aŭdis al miaj oponintoj estas, ke se iam Esperanto sukcesos, post ne longa tempo ĝi dialektiĝos. La popolo malsame prononcus Esperanton kaj ĝi havus malfacilaĵojn por kompreni unu la alian. Ĉi tio okazis al la latina lingvo, de kiu eliris la hispana, franca, portugala, k. c.

Jes. La falo de la Romia Imperio donis aŭtonoman vivon al la provincoj. Latino evoluis tute libere en ĉiu teritorio kaj tiamaniere latino dialektiĝis por formi novajn lingvojn. Nuntempe la gazetaro, libroj, kino, televido, satelitoj multe malpermesas tiun fenomenon, ĉar eĉ la modo, muziko, k. c. internaciiĝas pli kaj pli.

Esperanto ne libere evoluas. Ĝi baziĝas sur «netuŝebla Fundamento» kiu garantias grandan kaj longdaŭran stabilecon. Tiu ĉi firmeco aŭ solideco permesas la nunan disvastiĝon. Krome ni havas la Akademion de E-o, kiu zorgas pri la pureco, parola kaj skriba, de la Internacia Lingvo. Ankaŭ ĉiu konscia esperantisto ellernas la verkojn de Zamenhof, en kiu troviĝas la modelo de nia lingvo, antaŭ ol uzi skribe la lingvon.

La latinidaj lingvoj jam frue perdis sian deklinacian sistemon. Tio en Esperanto estas neebla, ĉar kiam ni misuzas la akuzativon ni faras eraron. Do, la evoluo de E-o estas nek libera nek identa kompare kun la evoluo de la naciaj idiomoj. En Esperanto oni povas uzi ĉiun esprimon, kiu estas komprenebla kaj ne kontraŭas la «netuŝeblan Fundamenton», malgraŭ ke la oficialigitaj reguloj ne ĉiuj estas perfektaj. Plie ni povas aldoni, ke la ĉiujaraj Universalaj Kongresoj multe helpas la uniformecon de la prononco de la lingvo.

En nia Esperanta movado ekzistas neniu instanco kiu rajtas kompletigi la Fundamenton per devigaj reguloj. En la Akademio ne estas leĝodona instanco, des malpli la verkantoj de gramatikoj kaj lernolibroj. Ne forgesu la konata esprimo «Zamenhofa lingvo», kiu klare manifestas la influon de la verkoj de Zamenhof en la lingvo-uzado. Kiu ne legis la gazetartikolojn, leterojn, traktatojn kaj paroladojn de la Majstro, tiu vane klopodos penetri la esencon

Página 5 del original
Página 5 del original

de Esperanto kaj vane li serĉos klarigi la strangan fenomenon, ke ĝuste la nekompleta kaj primitiva projekto de Zamenhof sukcesis, dum centoj da ŝajne superaj planlingvoj plene fiaskis.

Sekve, post preskaŭ unu jarcento da ekzistado la Internacia Lingvo konservas sian unuecon kaj kompreneblo en la tuta Esperantio. Ĉu oni povas pensi ke kun la senĉesa progreso de la komunikiloj iam estos favoraj kondiĉoj al la dialektiĝo de E-o?.

En Esperanto jam tute mankas dialektoj kaj kvankam ekzistas fakterminaroj, el tio ne sekvas ke ankaŭ ekzistas specialaj grupaj idiomoj.

Ĉiam ni konsciu ke Esperanto estas helpa lingvo. Ĝia sola tasko estas peradi inter homoj diverslingvanoj. Se ni uzas la lingvon tiel ke la celo efektiviĝas, ni estu gajaj.

Kiu per Esperanto sukcesas facile komprenigi sin al alilingvanoj, tiu plene atingis la celon por kiu Zamenhof kreis la lingvon kaj por kiu ni ĉiuj lernis ĝin.

F. NAVARRO

S-ino PILAR GARCIA VILLAGRASA

Ni bedaŭras informi al niaj legantoj, ke s-ino Pilar García Villagrasa, vidvino de nia karmemora s-no D-ro Rafael Herrero Arroyo, mortis la pasintan 8-an de Marto. Ŝi estis ĉiam helpantino de sia edzo, al kiu ĉiam akompanis en ĉiuj kongresoj kaj kuraĝigis lin persisti en la ideo labori, instrui kaj disvastigi la internacian lingvon Esperanto. Nia movado estas tre dankema al ŝi pro ŝiaj klopodoj, same kiel ĝi estis pri ŝia neforgesinda edzo. Ke ŝi ripozu en paco.

S-ro GABRIEL DIAGO GIMENO

La pasintan 25-an de Februaro mortis s-ro Gabriel Diago Gimeno, patro de nia Prezidanto s-no Ramón Diago Marco. Al ĉi tiu samideano kaj ceteraj familianoj ni esprimas nian plej sinceran kondolencon.

Página 6 del original
Página 6 del original

[BILDO p.6] En la supra dekstra angulo, stiliga desegnaĵo de la kapo de L. L. Zamenhof, duonprofile turnita maldekstren: kalva verto, okulvitroj, barbo kaj lipharoj, la vizaĝo konstruita per nigraj kvadrataj makuloj kaj kontrastaj blankaj zonoj. Sube dekstre, la inicialoj de la desegninto: «HP».

KANTO POR ZAMENHOF

Mi amas, Doktoro Zamenhof, vian spiritan vizaĝon, vian ĉiam amantan koron, pli longe ankoraŭ post la morto. Hodiaŭ mi rememoras vian orientan vizaĝon plenan da forto kaj simpatio, ĉar vi estas la amo.

Mi nur esperas ke aperu via lumo iomete plu ĉiu tage: estas necese. Ne nur ĝi estas la taŭga ilo kaj preciza, sed estas ankoraŭ pli, la gravo de via Elpenso tuta la plena vivo eliranta de via enlumiĝa animo.

Jam la Verda Stelo gvidas tri reĝojn en la mondo: Volo, Amo, Penso. Vera frateco vivas en via viva ideo.

DARIO CERVERA, 16-12-84

UNUOPAJ PETANTOJ DE TURISMAJ BROŜUROJ ĜIS 7-2-85

Lando Lando Lando
Andoro 1 Finlando 2 Nederlando 8
Argentino 2 Francio 35 Norvegio 1
Aŭstrio 4 Hispanio 9 Peruo 2
Belgio 3 Hong-Kongo 1 Pollando 16
Brazilo 8 Hungario 11 Rumanio 4
Bulgario 12 Irano 3 Sovetunio 8
Ĉeĥoslovakio 22 Israelo 2 Sudafriko 2
Ĉilio 1 Italio 12 Suda Koreujo 1
Ĉinio 1 Japanio 4 Svedio 3
Danlando 4 Jugoslavio 10 Svislando 1
DR Germanio 10 Kanado 2 Usono 9
Estonio 3 Kolombio 3 Britio 9
FR Germanio 7 Mongolio 1

Página 7 del original
Página 7 del original

NACIA FESTO

Taŭro, vi fimokata estas dum la festoj de l’vilaĝetoj. Taŭr’, vi fetoras, aĉa, malpura, ĉar vin oni karcerigas en stalaĉoj fekaĵaj kaj kamionoj fekaĵplenaj, bruaj.

Vi, al aren’ de sango avida estos puŝata vespere. Vi rikoltos stangbatojn, ŝtonvundojn, piklancvundojn kaj insultojn. Kaj por ĉi tiun agon plenumi senkomplike kaj senriske, fiulaĉoj, vin, taŭron, incitos malkuraĝe, perfidege, insulte, per grimacoj kaj alvokoj ekde loko sekura.

Ili, per la instinktoj ludos, kaj kiam, vi, taŭro, respondis al iliaj incitoj, ili batos vin kaj poste mokos vin: «Naivega bovino».

Dume, sur sidŝtuparo sinjorinoj, geolduloj, fraŭlinoj, virinoj, geinfanoj, kaj muzikistoj rigardos, ridegos kaj bekformanĝos grajnojn kaj terpomojn. Ili interblekegos: «Jes, jes, tre bona taŭro, tre amuza, tre rideginda…!». Sed se hazarde kapton de iu atingus, vi, taŭro, tiam komentoj havos ŝanĝon: «Perfida taŭro, tro lerta» kaj diros al siaj geinfanoj la patrinoj: «Ĉu vi jam vidis kiel perversa estas taŭro?».

Ĉar la ludo principojn havas ĉiam favore al la homoj. Ĉiam estas viktimo la taŭro, ĝi ne povas bati, kapti aŭ vundi iun, tio estas por la reĝo de la Kreado. Kaj dume, la muziko sonas distra, gaja, por rid’ de ĉiuj «…. kaj vivu Hispanio……».

S. RICARTE (Aŭgusto 1982)

[BILDO p.7] Ĉe la malsupro de la paĝo, linidesegnaĵo: torero en brodita kostumo, staranta maldekstre kun la korpo iom klinita, tenanta en la etenditaj manoj la kapon kaj la kornojn de granda taŭro, kiu staras dekstre kun malaltigita kapo antaŭ li. Sub la du figuroj, per mallongaj strekoj, la grundo de la areno.

Página 8 del original
Página 8 del original

ALILANDAJ TURISMAJ BROŜUROJ EN ESPERANTO

Sendis al ni ankaŭ turismaj broŝuroj kaj estas tre konvena ke ni ĉiuj petu ilin.

MILANO.- Granda mapo de la urbo, kun praktikaj indikoj kaj klarigoj en Esperanto. Sendas senpage:

Provinca Turisma Entrepreno (EPT) Str. Marconi, 1 20123 MILANO.- Italio

Estas signalinda ke Milano havas «Oficialan Esperanto-parolantan Vizitgvidanton»!

HAMAR.- Norvegio. Kvinlingva broŝureto ankaŭ en Esperanto, pri tre interesa fervojmuzeo. La fervojistoj devas demandi kaj indiki sian fervojistan kondiĉon. Petu al:

Jernbanemuseet Fervojmuzeo HAMAR – 2300 Norvegio

VEJLE.- Danlando. Tre belega urbeto, kaj ankaŭ tre belega broŝureto tuta en Esperanto. Petu al:

Vejle Turistoficejo Raadhustorvet DK 7100 VEJLE.- Danlando

NURENBERGO.- Germanio. Angla-germana-esperanta faldfolio kun belaj koloritaj mapoj kaj fotografaĵoj. Havebla ĉe:

Verkehrsverein Nurberge V. Eilgutstr. 5 D-8500.- Nurnberg 70 Germana Federacia Respubliko

SUKCESA KURSO DE ESPERANTO

La pasintan 5-an de Februaro komenciĝis Esperanto-kurso, gvidata de nia kara s-no Félix Navarro, kun partopreno de 15 gejunuloj (15-18 jaraĝaj), ĉe la paroĥaj salonoj de La Bona Paŝtisto, najbara al nia Grupo.

Página 9 del original
Página 9 del original

DEZIRAS KORESPONDI

Halata Bohuslav 73949 Metyloviee ĉ 378 Ĉeĥoslovakio ·

Interŝanĝi bildkartojn, poŝtmarkojn, kaj pri katolika eklezio.

Andrzej Sochacki ul. Langiewicza 15/25 28-200 STASZOW Pollando

Polo, 29-jara, edzinata. Poŝtmarkoj, fotografaĵoj, ĉiuj temoj.

K. Prusakowski Beverstraat 2A 3531 AR UTRECHT Nederlando

Malnova korespondanto kun Laura Cuadros, el Valencio deziras daŭrigi sian korespondadon kun gevalencianoj. Polo loĝanta en Nederlando.

Blaheta Zbyněk Tr. es. odboje 267 CS-33003 CHRAST U PLANE Ĉeĥoslovakio

26-jara, serĉas valencian amikinon.

D-ro Sándor Dzencz p. poŝtĉefkonsilanto SOPRONO Str. Csengeri 53 H-9400 Hungario

Kun Esperanto Poŝtista Rondeto au grupo el Valencio.

Ivan Cernaev ul. Mihail Busev 26 8800 SLIVEN Bulgario

Emerita advokato, 73-jara, intereso pri turismo, kolekto de drogoj kaj fungoj, lingvistiko kaj esperantologio.

Ing. Jan Laus Merhautova 13/3 CS-61300 BRNO Ĉeĥoslovakio

39-jara.

Página 10 del original
Página 10 del original

antaŭ 50 jaroj…

(la titolo estas manskribita per kursiva kaligrafio, kiu okupas la tutan supron de la paĝo)

[BILDO p.10] Nigra-blanka foto, alta kaj mallarĝa, okupanta la dekstran duonon de la supra parto de la paĝo. Ĝi montras fallan monumenton starigitan en mallarĝa valencia strato inter altaj domoj. Supre en la monumento, granda horizontala panelo kun la vorto «ESPERANTO» inter du steloj; sub ĝi pendas vertikala standardo kiu ripetas «ESPERANTO» skribitan supre-suben, kun stelo ĉe la fino. Sur la supra plato staras du figuroj de la falla. Malsupre, antaŭ la monumento, staras tri viroj en kompletoj kun kravato, kaj ĉirkaŭ ili grupo da infanoj kaj scivolemaj rigardantoj.

En Valencia (Hispanujo) laŭ malnova kutimo oni starigas printempe sur la stratoj artajn monumentojn el kartono kaj ligno kaj post tri tagoj oni bruligas ilin «Falles». En ĉi tiu jaro unu monumento prezentis Esperanton kiel interkomprenilon. Ĝi faris grandan propagandon por Esperanto.

Esperanto kiel varnomo.- La firmo «Distilejo Van Zuylekom», fabriko de alkoholaj trinkaĵoj en Amsterdam, fondita en la jaro 1884, produktas ĝinon sub la nomo «Oude Genever Esperanto».-(La adreso de la firmo: Westerstraat 176, Amsterdam).

Mortis L. de Beaufront.- La 8-an de Januaro mortis s-ro Louis de Beaufront, en la aĝo de 80 jaroj, en Thézy-Glimont (Francujo).- S-ro L. de Beaufront estis iam la plej fervora disvastiganto de Esperanto. Li kreis potencan movadon en Francujo kaj akiris al nia lingvo grandajn sukcesojn. Sed en la jaro 1907 li faris la lingvon «Ido» kaj per tio multege malutilis al Esperanto kaj al la mondlingva movado.

Fianĉiĝo.- S-ro R. Gazanhes, instruisto de la Cseh-Instituto en Carrières-sur-Seine (Francujo), fianĉiĝis kun sia kursanino, f-ino Lucienne Lours.

Página 11 del original
Página 11 del original

«PAROLU ESPERANTON»

Nia samideano, José Fernández Arroyo, de Madrido, verkis lernolibron, novan aŭtodidaktan lernolibron de la internacia lingvo Esperanto.

Okaze de la nunjara 1985, internacia jaro de la junularo, venas ĉi tiu libro por instrui al la junuloj.

Ĉiu leciono komenciĝas per bildrakonto kaj poste eksplikas la gramatikaĵojn koncerne al la enkonduka bildrakonto. Ĝi estas simila metodo al tiu de Fernando de Diego, sed enkondukante la «patterns» per konversacia bildrakonto.

Ni rekomendas tiun lernolibron al ĉiu junulo kiu volos, post la elementala kurso, aŭ ne finante ĝin, memlerni la gramatikaĵojn; al ĉiu kiu jam de longe lernis esperanton kaj jam forgesis ĝin; kaj al ĉiu kiu per la natura metodo estu kapabla kapti la gramatikajn estrukturojn tra la parolado, anstataŭta ĉi tie per amuza kaj juna bildrakonto.

Estu bonvena tia lernolibro, kaj ni deziras al la nova metodo grandan sukceson en la disvastigado de esperanto.

LIBRO-SLIPO

Titolo: Parolu Esperanton. Método autodidacta de Lengua Internacional Esperanto. Aŭtoro: José Fernández Arroyo. Desegno: Kolora kovrilo kaj desegnoj, Carlos Fernández Arroyo. Eldonejo: Tiempo de Ediciones S.A., Madrid 1984 Formato: 22 x 30 cmj., 48 paĝoj. Prezo: 500 ptj.

HAVEBLA ĈE NIA LIBROSERVO.

Johano

-Ĉu estas grava mia malsano, doktoro?

-Ne maltrankviliĝu sinjoro, mi konas bonegan funebran entreprenon.

Edita: Grupo Esperanto de Valencia Dep. Legal V-1683-1983 Redactor: José Pérez Sempere

Página 12 del original
Página 12 del original

KRUCENIGMO Nº 14

DE ALIA-GO

[BILDO p.12] Dekstre supre, la krucenigma kradaĵo: skemo de naŭ kolumnoj (numeritaj 1 ĝis 9 supre) kaj naŭ vicoj (numeritaj 1 ĝis 9 maldekstre), desegnita kun ombra reliefo. La formo ne estas kvadrata sed okangula: la kvar anguloj estas fortranĉitaj laŭ ŝtupoj, tiel ke la unua kaj la lasta vicoj havas nur tri ĉelojn, kaj la figuro larĝiĝas ĝis la mezo. En la centro estas tri nigrigitaj (plenaj) etaj kvadratoj, lokitaj diagonale: unu en vico 4, unu en vico 5 kaj unu en vico 6.

HORIZONTALE: 1.-Poseda adjektivo signifanta posedata de aŭ rilata al vi. 2.-Videbla aspekto de objekto, sceno kaj simile. 3.-Granda kuseno, remburita per haregoj, pajlo, marherboj kaj simile, sur kiu oni dormas. 4.-Prefikso signifanta movon aŭ agon faratan kontraŭe al la normala direkto. (Inv.) Adverbo signifanta «en alta grado». 5.-(Inv.) Tia, ke kiam ĝi kruciĝas kun alia, ĝi formas kvar egalajn angulojn (linio aŭ ebeno). Signo lokata ĉe la komenco de la notliniaro por montri la nomon de ĉiu noto kaj ĝian altecon. 6.-Prepozicio signifanta ke movo komenciĝas ĉe unu ekstremo kaj atingas la alian. Nomo de litero (du literoj) (Inv kaj Rad.) Helena nomo de virino. 7.-Punkto, ĉe kiu la luno estas malproksima je 45º de la konjunkcio aŭ opozicio kun la suno. 8.-Manĝa, drinka kaj seksa diboĉo. 9.-Tri samaj vokaloj.

VERTIKALE: 1.-(Rad.) Mamulo el la ordo de ronĝuloj, parenca al muso. 2.-Mezurilo, havanta unumetran longon. 3.-Senvosta amfibio. 4.-Malmola, travidebla, rompebla substanco farita kun potaso aŭ sodo. Adverbo, «pli ol sufiĉe», «pli ol necese», «pli ol ĝustamezure». 5.-(Inv.) Fari rando de ŝtofo refaldita kaj kudrita. Stangeto, kiun oni pafas per arko. 6.-Sufikso esprimanta ĝenerale agon (kun adjektiva finaĵo. Genro de venenaj herboj el umbeliferacoj. 7.-Amerika mamulo, kun bele makulita felo (Felis pardalis). 8.-La organo de aŭdkapablo. (Inv. kaj rad.) Tero, polvo miksita kun akvo, sur strato, vojo aŭ simile.

SOLVO DE LA ANTAŬA KRUCENIGMO

HORIZONTALE: 1.-Amo. Unv. 2.-Geto. Blue. 3.-Oriz. Ralo. 4.-Origano. 5.-Eus. 6.-Kantiko. 7.-Oirt. Kilo. 8.-Peko. Ondi. 9.-Elo. Oek.

VERTIKALE: 1.-Aĝo. Ope. 2.-Mezo. Kiel. 3.-Otir. Arko. 4.-Oriento. 5.-Gut. 6.-Brasiko. 7.-Ulan. Kino. 8.-Nulo. Olde. 9.-Veo. Oik.

Valencia Luno n.º 15 (junio de 1985)

Texto completo del número 15 de Valencia Luno, el boletín del Grupo de Esperanto de Valencia, de junio de 1985: 12 páginas transcritas del original.

Portada de Valencia Luno n.º 15, junio de 1985.
Portada de Valencia Luno n.º 15, junio de 1985.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1985_n15_jun

Qué hay en este número

p. Título Idioma Firma
1–3 13-a RENKONTIĜO DE LA VALENCIA ESPERANTISTARO epo Informis: M. López Serna; Foto: José Añó
3 ESPERANTO-NOVAĴOJ epo F. Navarro
4 GRAVA EKSPERIMENTA INSTRUADO EN CHESTE (ĈESTE) epo Pascual Pont
4 NEKROLOGO — S-ano ANTONIO CABALLERO NAVARRO epo
5 SANKTA FRANCISKO ANKORAŬ HODIAŬ (poemo) epo S. Ricarte
6–7 Kanto de l’ Kosmo (kanto kun muziknotoj) kaj komento epo Poez. k muz.: Hukuzawa Moro; trad.: Konisi Gaku; kopiis kaj komentis: F. Navarro
8 KIAL NE RIDETI? epo F. Navarro
8 45.ª HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO-FEDERACIO (anonco) epo
9 LA KUKARTO EN VALENCIO epo Francisco Aliaga
10 antaŭ 50 jaroj… epo
11 DEZIRAS KORESPONDI epo
11 3-a ANDALUZIA KONGRESO DE ESPERANTO (anonco) epo
11 NASKIĜO epo
12 KRUCENIGMO Nº 15 epo De Alia-Go

El boletín, entero

Página 1 del original
Página 1 del original

[BILDO p.1] Kapo de la bulteno: granda verda rektangulo kiu okupas la supran trionon de la paĝo. Maldekstre, blanka desegnaĵo de la Turoj de Serranos (Torres de Serranos) de Valencio, vidata laŭ fronto. Malantaŭ kaj super la turoj, granda blanka duonluno kies kurbo formas la literon «C» kiu komencas la vorton. Meze kaj dekstre, per tre grasaj blankaj majusklaj sanserifaj literoj, la titolo en du linioj: «VALENCIA» supre kaj «LUNO» sube. Dekstre de «LUNO», granda kvinpinta stelo desegnita per blanka konturlinio, la esperanta simbolo.

BULTENO DE LA VALENCIA ESPERANTO – GRUPO

GRAN VIA FERNANDO EL CATOLICO, 45, 3.ª – ☎ 326 96 16 – VALENCIA – 8

Nº 15 – JUNIO 1985

13-a RENKONTIĜO DE LA VALENCIA ESPERANTISTARO

Alcoy, 26-a Majo 1985

[BILDO p.1] Nigrablanka foto, tre kontrasta, kiu okupas la malsupran duonon de la paĝo. Grupo da viroj en kompletoj staras vice malantaŭ afiŝoj kaj flagoj, ŝajne en salono aŭ sur podio. Maldekstre, granda blanka afiŝo kun nigraj majusklaj literoj: «ESPERANTO / UNA LENGUA PARA TODOS». Meze kaj dekstre, du grandaj etendataj flagoj: tiu maldekstra estas la esperanta flago kun kvinpinta stelo en la supra angulo ĉe la stango; la alia, apuda, portas surskribon kiu ne legiĝas sur la skanaĵo [nelegebla]. Antaŭ la grupo, granda blanka bendo kun nigraj majusklaj literoj en tri linioj: «ABONU / HEROLDO / DE ESPERANTO !».

Página 2 del original
Página 2 del original

13-a RENKONTIĜO DE LA VALENCIA ESPERANTISTARO

Dimanĉon la 26-an de majo kunvenis en Alcoy, en nombro de ĉirkaŭ 70 gepartropenantoj, la samideanaro de la valencia regiono.

Antaŭ ol paroli pri la bazaj detaloj de ĉi tiu evento trudiĝas la neceso, se eĉ nur birdo-fluge, diri ion pri ĉi tiu urbo.

Ĝi situas en la supro de la montara zono de la provinco de Alicante. Ĉiuj ĝiaj karakterizoj, longaj mallarĝaj stratoj kiuj svarmas tra la tuta urbo; pontoj, kiuj multiĝas super profundaj ravinoj aŭ talusoj arte komunikantaj la diversajn periferiajn kvartalojn; abundo da parkoj kaj ĝardenoj; antikvaj imponaj konstruaĵoj klare parolas pri urbo industria kun elstaraj trajtoj en la branĉoj teksa kaj papera kun famo en la tuta lando. Fortaj spuroj de iamaj laboristaj organizaĵoj, famaj festoj de maŭroj kaj kristanoj, kiuj ĉiu jare kun populara brilo, reliefigas scenojn de la bataloj tenataj antaŭ jarcentoj kontraŭ la muzulmanoj por rekonkeri urbojn kaj Kredon.

La kunveno, kunsidoj kaj manĝo okazis en la sama domo. Iam ĝi estis societo de solidaraj monhelpoj, kiuj antaŭ la ekzisto de la modernaj socialaj leĝoj ebligis al la laboristoj kuracistan atenton, sportajn distrojn kaj aliajn solidarecajn servojn.

Salutis samideanoj de Alcoy, Valencia, Alicante, Novelda, Elche, Orihuela, Burjasot, Callosa de Segura kaj ankaŭ niaj invititoj el Murcia kaj Cartagena. Kelkaj samideanoj el ĉi tiu lasta urbo, membroj de la ĉijara Organiza Kongres-komitato donis al ni skizajn informojn pri nia venonta ĝenerala kunveno.

La respondeculo de I.L.E.I. parolis pri la aktivado de ĉi tiu organizaĵo en la kampo de la lernejoj kaj ties pozitivaj atingoj.

Estis disdonado de diplomoj al kursfinintoj, kiuj atingis kontentigan poentaron en la lasta ekzameno.

Plej diversaj opinioj aŭdiĝis pri proponoj rilate proksiman urbon kaj daton de onta renkontiĝo kies fina decido akceptis urbon de la provinco de Castellón kaj lastan dimanĉon de venontjara septembro.

Página 3 del original
Página 3 del original

Amika, vere kamaradeca etoso regis dum la tuta aranĝo. Kiel prave diris samideano de la prezidotablo en siaj fermo-paroloj: …»en niaj vicoj feliĉe ne ekzistas drogemuloj, envioj nek rankoroj».

Kaj tiel finiĝis ĉi tiu ero de la valencia movado.

Post la tostoj, kanto de La Espero, kisoj kaj brakpremoj ĉiuj adiaŭis ĝis venonta jaro en Castellón-io.

Informis: M. López Serna

Foto: José Añó

ESPERANTO-NOVAĴOJ

De la unuaj tagoj de marto la radiostacio «INTER VALENCIA-RADIO, F.M. 97’7» ĉiusemajne, lunde ĝis vendrede, meze de «PROGRAMO DE LA MATENO», je la 12’30 ĝis la 13-a, elsendas unu el la plej gravaj Esperanto-noticojn kiujn, cele al la valoro kaj disvastigo de Esperanto, mi konsideras pli oportunaj kaj enmanigas al ties funkciuloj.

La origino de ĉi tiuj informoj estas ke oni rendevuis min al tiu programo por intervjuo. Mi pretigis tri taŭgajn resumojn de artikoloj aperigitaj inter miaj ricevitaj Esperanto-revuoj.

Oportune, fininte la intervjuon, mi prezentis ilin al la anoncistoj, kiuj trovis la resumojn bonaj por esti dissendotaj.

De tiam ĉiusemajne mi sendas kvin el la plej konvenaj novaĵoj, avide serĉataj en miaj ricevitaj revuoj, favore al la disvastigo de nia utila internacia lingvo.

Ĉiam mi aldonas ke oni instruas E-on, senpage, en la Valencia Esperanto-Grupo, G. V. Fernando El Católico, 45-3ª, lunde, merkrede kaj vendrede, de 7-a ĝis 8-a kaj de 8-a ĝis 9-a vespere, dum la tuta lernojaro.

Do, propagu INTER VALENCIA-RADIO, F.M. 97’7 inter viaj konatuloj.

F. NAVARRO

Página 4 del original
Página 4 del original

GRAVA EKSPERIMENTA INSTRUADO EN CHESTE (ĈESTE)

La dimanĉon 19-an de majo, sukcesis en Ĉeste tre interesa kurso kiu intencis provi novan metodon por instrui esperanton. La gvidanto, Dennis Keefe (Denis Kif), jam kunvenis du semajnojn antaŭe kun pluraj malnovaj esperantistoj por montri al ili la celon kaj metodon kaj instrui ilin kiel helpantojn.

La celo de la kurso estas instrui esperanton al homoj kiuj ne konas ĝin, en nur unu tago.

Matene, je la 10-a kaj iom (hispana akurateco) komenciĝis la klaso. Dennis instruis ĉirkaŭante la verbon «esti» kaj aldonante malmultajn nomojn tiel ke tre baldaŭ la lernantoj povis konstrui frazojn kaj havi dialogojn tute en esperanto.

Kiam ĵus en la tagmezo la lernantoj kunvenis en malgrandaj grupoj, gvidataj de la helpantoj, ili jam povis legi, kompreni kaj daŭrigi la dialogojn tre bone aranĝitaj en folioj kiuj permesis progresi iomete post iomete. Dennis zorgas multe ŝpari vortojn kiuj tute ne estas necesaj. Tial la vortoj elektitaj estas uzataj plurajn fojojn kaj la lernantoj spertas ke ili jam devenas el familiaj, konataj vortoj.

Je la 14-a ĝis la 16-a oni paŭzis por tagmanĝi, tasko plenumita danke al nia valencia paejo kaj la tre bona Ĉesta vino. Dum la vespero, la kurso sekvis kaj estas mirinde ke la lernantoj tre bone legis facilajn esperantajn tekstojn, kiuj vekis en ili la ĝojon de la sukceso.

Eble, dum la lasta horo, Dennis kuris troe kaj neebligis la asimiladon de novaj vortoj. Sed okazis ke la kurso lasis guston de malsufiĉo, kaj ĉiuj restis malsataj. Eble, por venontaj ripetadoj, oni devas klopodi ke la kurso daŭru iomete pli. Sabato kaj dimanĉo povus esti sufiĉa tempo por ke junaj homoj kiuj konas nenion pri esperanto, per tiu metodo sukcesos kompreni kaj, pli bone ankoraŭ, uzi E-on.

Fine, je la 8-a vespere, nia s-no Manolo aranĝis interesan bankedon, taŭga por repreni fortojn kaj ĉeesti kun ĉestanaj esperantistoj kiuj venis je la fino por saluti kaj koni la rezulton de la kurso. Al malgrandaj paroladoj kaj amuzaĵoj, sekvis adiaŭoj.

La urbestro kaj la kultura konsilanto ankaŭ estis longan tempon en la kurso, kun siaj salutoj kaj esperantaj vortoj montris la profundan esperantistecon de tiu ĉi urbo.

Tiuj kiuj ne estis ĉestanoj, profitis la okazon por viziti la sidejon kiun la loka esperantistaro havas en la mezgrada lernejo kaj admiri ĝian gravan bibliotekon kaj ĝian tre interesan, belan kaj instruan tabulon por klarigi la simplajn vortojn kaj la prepoziciojn. La venontan jaron eble ili povos translokiĝi al la nun konstruata Kultura Domo.

Nepre oni devas ripeti tian interesan kurson.

PASCUAL PONT

NEKROLOGO

S-ano ANTONIO CABALLERO NAVARRO

La pasintan 19-an de Majo mortis nia societano Antonio Caballero Navarro. Al lia vidvino, ankaŭ membro de nia Grupo, ni esprimas nian kondolencon.

Página 5 del original
Página 5 del original

SANKTA FRANCISKO ANKORAŬ HODIAŬ

[BILDO p.5] Linidesegnaĵo kiu okupas la maldekstran duonon de la paĝo: kvin altaj, tre maldikaj plantoj kun longaj rektaj tigoj kaj plumecaj, fiŝostaj branĉetoj — laŭaspekte ekvizetoj aŭ filikoj — kreskantaj el herbotufo desegnita per mallongaj strekoj ĉe la malsupro. Ĉe la piedo de la dua tigo, malgranda ronda floro kun radiaj petaloj.

Suno, kara grandfrato, ruĝa, sur oriento, mi rigardas vin je la ektagiĝo, kiam, al okcidento vi trairas lumanta vian vojon. Tiujn materialojn kiuj igas konsisti bestojn, astrojn homojn kaj vegetalojn, vi donacis al de la kosm’ estuloj; same ol energio kiu pro la movad’ kaj ŝanĝo ĝiaj estas bazo de ĉio. Kiel vin la sunlumbanitoj dankas? Kiel vin la sunlumbanitoj vartas?

Luno, bela fratino, kiu, blanka, lumigas dum la nokto obskura nian vojon, kaj mistere, estigas kiam movas l’ aerojn kaj la marojn, ventojn kaj marotajdojn. Vi influas la bestojn kaj verdaĵojn surĉielajn ciklrajdojn. Ekde homo kapablis kapti belon; kun l’ akompanantaro stela, taŭga simbolo vi estiĝis por enamaj geparoj. Kiel vin la lunlumbanitoj dankas? Kiel vin la lunlumbanitoj vartas?

Tero, ĉies patrino, kiu kontraŭ kosmŝtonoj nin protektas kaj estas pli valora ol mem oro por homoj. Vi donacas al ni por loĝi lokon kie vivo kaj amo estas parto de lakto, kiun suĉas ni el via grandmamo. Vi al ni asekuris de l’ komenco nian bazan subtenon por ke, kiel gefiloj viaj, havu ni neniam subpremon. Kiel vin la loĝantoj viaj dankas? Kiel vin la loĝantoj viaj vartas?

Vegetaloj, fratetoj, kiuj kovras surfacojn kontinentajn kaj en profundoj ĝiaj la subondajn marspacojn. Ŝtupoj inter la vivo kaj la morto estas vi, pro l’ kapablo por eligi nutraĵon el sunlumo kaj bazalta nigrsablo. Estas vi verdkoloraj ĉar neniam malaperos l’ espero por renasko de tera viv’ se restas via iu ajn ero. Kiel vin la de vi nutritoj dankas? Kiel vin la de vi nutritoj vartas?

S. RICARTE (Oktobro 1982)

Página 6 del original
Página 6 del original

[BILDO p.6] Desegnita disvolvita pergameno kun ondaj randoj kaj kunvolvitaj anguloj, kiu servas kiel titolkadro. Interne, per gotikaj kaligrafiaj literoj, «Kanto de l’ Kosmo.» kaj sube, per manskribaj presliteroj, «Poez. k muz.: HUKUZAWA Moro». Vertikale skribitaj sur la maldekstra kaj la dekstra randoj de la pergameno: «Kopiis: F. Navarro» kaj «Trad.: KONISI Gaku».

[BILDO p.6] Manskribita muziknotaro: kvar sistemoj de unu portlinio ĉiu, en violonŝlosilo kun unu diesa signo ĉe la ŝlosilo kaj kvarkvarona takto, kun la kantoteksto submetita silabo post silabo sub la notoj. La kvar strofoj estas skribitaj unu sub la alia: la unua per presliteroj, la tri sekvaj per kursiva manskribo. La lastaj mezuroj portas la ripetsignojn kaj la indikon «1. 2. 3 4». Jen la submetita teksto, laŭ strofoj (la streketoj de la silabdivido sub la notoj ĉi tie forigitaj):

  1. En ĉielo de vesper’ kosmo spacon vidas mi. En la vasta kosmo spac’ brilas steloj de mister’.
  2. Sur suprajo de l’terglob’ bluan maron vidas mi. Jen briletas surfa ond'[?] tra kotone blanka nub’.
  3. Sur ebeno de la ter’ belajn florojn vidas mi. Bunte ravas la kolor’ en aroma la aer’.
  4. Kun la vivoj sur la ter’ jen la homojn vidas mi. Sur ĉi tiu vasta ter’ vivas homoj kun sufer’.

Se en spaco staras mi, la terglobon vidas mi. La ter’ glob’ kun pala blu’ sin turnadas daŭre plu. Se al maro iras mi, la terpecon vidas mi. Trans la ŝaŭmo de l’ondar’ fonas ĝi kun digna star’. Se kun floroj kuŝas mi, tie vivojn vidas mi. Multaj vivoj spiras nun en la lumo de la sun’. Se kun homoj estas mi, ankaŭ amon vidas mi. Milde brilas, kiel flam’, en la koroj varma am’.

Página 7 del original
Página 7 del original

[BILDO p.7] Daŭrigo de la manskribita muziknotaro: ses pliaj sistemoj de po unu portlinio, kun la rekantaĵo submetita al la notoj kaj kun la du finaĵoj markitaj «1» kaj «2». Jen la submetita teksto:

Se la amon sentas mi, do min mem retrovas mi.

Mi rigardas kun esper’ al ĉielo de vesper’. Helaj steloj en la spac’ buntaj floroj sur la ter’ kaj la amo por la hom’ ravas min, belas nia mond’!. Helaj [1]

mond’! kaj tial… En ĉielo de vesper’ kosmo spacon vidas mi. En la vasta kosmospac’ brilas steloj de mister’. [2]

Japana versisto-komponisto-kantisto, s-ro Hukuzawa Moro, verkis la supran komponaĵon «Kanto de l’Kosmo» kun espero ke la Terglobo havu trankvilon kaj agrablon por ĉiuj kaj unuopaj homoj povu vivi laŭ sia deziro homeca. La aspiro havigis al li la ideon kanti ĝin en Esperanto kaj en diversaj naciaj lingvoj.

Momente li deziras havi tradukojn de la ĉina, korea, itala, franca kaj hispana.

Pere de la Japana Esperanto-Instituto, nia Hispana Esperanto-Federacio ricevis la supran kopiitan kanzonon, kiun sendis al mi por esti tradukota en la kastilia lingvo.

Tiun taskon mi plenumis kaj, jam finita por kanti hispane, mi ĝin sendis tuj al la Federacio.

Jen estas pruvo de la valoro kaj taŭgeco de nia kara lingvo. Pere de la Internacia Lingvo estas tre facila komplezi la deziron de ĉi tiu japana versisto-komponisto kaj tre grave por faciligi al li la aferon, senpage.

Pripensu, gesamideanoj, se ne ekzistu E-o, kiom da mono, tempo kaj malfacileco havus ĉi tiu japano por realigi tiun deziregon.

F. NAVARRO

Página 8 del original
Página 8 del original

KIAL NE RIDETI?

Ĉu vi scias ke homoj, kiuj ofte balbutas parolante, ne havas tiun problemon dum kantado?.

Ankaŭ Esperanto-lernantoj, kaj same okazas al la «eternaj komencantoj», balbutas kiam ili parolas nian karan lingvon. Cele al la flua parolado, al la vortprovizo, kiel alia amuza instruhelpilo, mi uzas spritaĵon, kiujn mi konsilas enmemorigi.

F. NAVARRO

KONKURANTOJ

Du knabetoj vortbatalas.

-Unua: Mia patrino havas tiom da mono, kiom ŝi ne povas utiligi.

-Dua: Tio estas nenio. Mia patro havas tiom da mono, kiom eĉ mia patrino ne povas elspezi.

KOLEGOJ

Advokato turnas sin al sia sekretariino por dikti leteron al la advokato de la kontraŭa partio.

-Sekretariino: Kiel ĝi estu titolata?.

-Advokato: Tre estimata sinjoro…

-Sekretariino: Estimata?. Eĉ… Tre estimata?. Sed hieraŭ vi mem diris ke li estas firuza fripono!.

-Advokato: Do tiam skribu: «Mia kara kolego!».

SCIU ŜPARI

La fileto de ŝparema patro kun ĝojo venas hejmen.

-Filo: Paĉjo, hodiaŭ mi ŝparis kvardek pesetojn.

-Patro: Brave, mia filo, kaj kiel?.

-Filo: Anstataŭ uzi aŭtobuson, mi kuris post ĝi.

-Patro: Malsaĝulo, kiel vi ne kuris post taksio?. Vi ŝparus multe pli.

[REKLAMO p.8] 45.ª HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO-FEDERACIO — Cartagena 5-9 Julio 1985

Página 9 del original
Página 9 del original

Sekve ni publikigas artikolon de s-ano Francisco Aliaga Rocafull kiu atingis la unuan premion en nia Redakcia Konkurso. (Vidu «Valencia Luno» nº 10 de la pasinta jaro).

LA KUKARTO EN VALENCIO

En la Valencia Lando estas grava kuka tradicio, eble pro la amasa kultivado de la «canyamel» (sukerkano) kiu konvertis la teritorion al produktejo kaj eksportado de la baza elemento en la kukarto: LA SUKERO. La unuaj lokoj en kiuj oni preparis dolĉaĵojn laŭ industria formo, tio estas, por ilin vendado estis la bakejoj kaj malnovaj apotekoj. La apotekistoj vendis samtempe ol medikamentojn, ankaŭ dolĉaĵojn kaj konfitaĵojn, pro tio multfoje ili estis konataj ankaŭ kiel «sucrers» (sukervendistoj). Sed la fabrikado de «pastissets» (kuketoj) estis tradicie hejma; la propraj dommastrinoj estis tiuj kiuj faris la kukaĵojn por soleni la familiajn kaj loĝlokajn festojn. La preparadon oni faris hejme kaj poste ili estis portitaj en panvendejon por sia bakado. Iufoje la panvendejoj mem fariĝis kukvendejoj, precipe dum la antaŭtagoj de la ĉefaj festoj. Poste estis jam la panvendejoj, kiuj preparis diversajn kukojn kaj kukaĵojn por vendado; ĝis kiam naskiĝis la butiko dediĉita ekskluzive al fabrikado kaj vendado de kukoj; la «pastisseria» (kukejo). Oni vidas nuntempe retroiron al la malnovaj kutimoj, kaj la plimulto el la panvendejoj fabrikas ankaŭ kukojn. La landa kukgastronomio estas tre riĉa je diverseco pri kukoj, kuketoj kaj kukaĵoj, inter la plej karakterizaj oni citas la jenajn: La «arnadí» (ARNADIO), la «mones» (MUNOJ), la batatkukoj, la viankukoj, la la platkukoj, la nugato kaj granda vario pri dolĉaĵoj inkluditaj ĉe komuna apartaĵo nomata «les llepolies», la frandaĵoj inter kiuj oni devas distingi la sukermigdalojn el Alcoi, Xixona kaj Casinos, ovoflavaĵojn el Albaida, la «flaons» (FLAOJ) el Morella, la buterkukoj el Aiora, k.t.p.

La «mona» (muno) de Pasko estas platkuko garnita per malmole boligitaj ovoj, kiun oni preparas por la Paskofesto. Laŭfame, ĉi tiu kutimo datas ekde la antaŭa epoko al la elpelado de la maŭroj, kiam ili kiel farmprenintoj kultivis la plimulton de la kamparo sur la tuta valencia teritorio. Inter la enspezoj kaj donacoj, kiuj ili kutimis donaci al la landaj mastroj, enviciĝis platkukoj maŭre nomitaj «munnas», vorto kiu degeneris al la nuntempa valencia vorto «mona». La muno adoptas multenombrajn formojn, eĉ de animaloj, precipe de fiŝ- kaj serpento figuroj.

«Coca» (platkuko).-Ĉi tiu platkuko rondforma kaj plata estas pasto farita el diversaj ingrediencoj. Ĝiaj bazaj ingrediencoj estas akvo, faruno, oleo kaj ovoj, preparante ĝin kune kun sukero aŭ salo. Sur la Valencia Lando estas nekalkulebla nombro da platkukoj, kiujn oni preparas diferencigante nur ĝenerale pro la garnaĵoj kiujn oni aldonas al ili. Tiujn kiuj estas dolĉaj oni faras kun akompanado de muelitaj migdaloj, kelkfoje trempitaj en likvorojn. Kelkaj platkukoj kiel la paska muno, aeraj platkukoj, kristnaskaj platkukoj, sekvinberaj kaj juglandaj platkukoj, pomtortoj, k.t.p. estas preparitaj dum rimarkindaj tagoj aŭ en la ĉefaj vilaĝaj festoj.

«L’arnadí».-La arnadio estas kuko probable el araba deveno, laŭ tradicia preparado en multaj valenciaj distriktoj (kiel Costera kaj Ribera). Oni faras ĝin el kukurbo, boligante aŭ bakante ĝin forme, se oni boligas ĝin, oni devas poste senakvigi ĝin bone. Oni senŝeligas kaj spicas ĝin per sukero kaj cinamo, aldonante al ĝi pecojn da migdaloj kaj donante piramidformon al ĝi, finfine oni ornamas ĝin per piniograjnoj kaj oni bakas ĝin forne. Ekzistas varianto farita el batato.

FRANCISCO ALIAGA

Página 10 del original
Página 10 del original

[BILDO p.10] Manskriba kaligrafia titolo per kursivaj literoj, kiu okupas la supron de la paĝo: «antaŭ 50 jaroj…».

Morto.-Dum la monato Majo mortis en Madrido Pastro Mariano Mojado, fervora kaj eminenta hispana pioniro de Esperanto, membro de la Lingva Komitato.

Valencio.-La Esp-ista Grupo de Valencia aranĝis tre efikan Esperanto-ekspozicion en la 28-a Internacia Specimena Foiro, kiu okazis dum la 12-30 de Majo. En la verda ĉambro de la Esp-a ekspozicio inter la multaj dokumentoj de nia lingvo pendis granda geografia karto de la kvin mondpartoj, prezentanta la disvastiĝon de Esperanto. Dum la daŭro de la ekspozicio oni vendis multajn lernolibrojn kaj oni senpage disdonis 10.000 propagandilojn. En la foira poŝtoficejo dejoris ankaŭ Esp-ista oficisto kaj antaŭ lia giĉeto pendis afiŝo kun la vortoj: «Esperanto parolata». La ekspozicio faris tre bonan propagandon por Esperanto.

Nova Esperanto-Grupo.-En la urbo Zaragoza fondiĝis nova Esp-ista societo sub la nomo: «Esperanto» Kultura Klubo. Ĝia adreso: Strato Candalija, 7, 11ª.

Nederlandaj policistoj lernas Esperanton.-En la urbo Rotterdam 78 policistoj lernas la lingvon Esperanto, en du kursoj, gvidataj de s-ro J. Th. Goeij.

Danaj ŝoforoj trapasis Esperanto-ekzamenon.-La 28-an de Majo okazis en Kopenhago lingvaj ekzamenoj por 25 ŝoforoj de taks-aŭtoj. Kelkaj el ili estis ekzamenataj ankaŭ pri Esperanto, krom la lingvoj angla kaj germana.

F-ino Lidja Zamenhof, la filino de la aŭtoro de Esperanto, sukcesplene daŭrigas sian apostolan laboron en Francujo. En ĉi tiu monato ŝi finos la grandajn kursojn en Lyon, Villeurbanne kaj Oullins kaj en julio komencos instrui en Villefranche. Poste ŝi partoprenos en la Roma kongreso. En Septembro ŝi gvidos kurson en Haguenau.

Página 11 del original
Página 11 del original

DEZIRAS KORESPONDI

Hristo Tonev P. Volov, 12 9700 SCHUMEN Bulgario

Deziras interŝanĝi abonon por li al «Heroldo de Esperanto» kaj li abonos al vi la gazeto «Bulgara Esperantisto».

Eugeniusz Orlowski Os. Wieczorka 9/2/8 42-643 PIEKARY SL. 3 Pollando

Interesiĝas pri moderna muziko, literaturo, filmoj, turismo, kulturo kaj kutimoj de aliaj nacioj. Li kolektas bildkartojn, mapojn kaj etikedojn de biero. El la suda Pollando, 23-jaraĝa.

3-a ANDALUZIA KONGRESO DE ESPERANTO

SEVILLA, 15-an – 18-an Aŭgusto, 1985

Konstantaj adresoj de A.E.U.

Apdo. 611 Córdoba 14080

Trinidad Grund, 28-2º Málaga 29001

Pozo, 3 Sevilla 41003

NASKIĜO

Al la familio Madrigal-Paricio, karaj kaj ŝatataj amikoj, la 27-an de Marto naskiĝis filineto, kiu ricevis la nomon Sara. La baptopatro de la ĵus naskita Sara estas s-no Manuel Gargallo.

Koran bondeziron!

La sinjorino.- Kie estas la blindulo kiu almozas ĉe ĉi tiu angulo?

Amiko de la blindulo.- Baldaŭ li venos; li estas legante la ĵurnalon.

Página 12 del original
Página 12 del original

KRUCENIGMO Nº 15

De ALIA-GO

[BILDO p.12] La krucenigma krado, desegnita interne de granda nigra cirklo: kvadrata reto de 9×9 blankaj kaj nigraj ĉeloj, en formo de kruco aŭ stelo, kies kvar anguloj estas plenigitaj per la nigra fono de la cirklo. Supre, la kolumnoj estas numeritaj de 1 ĝis 9; maldekstre, la linioj same de 1 ĝis 9.

HORIZONTALE: 1.-Finaĵo de la infinitivo. 2.-Nedaŭran inklinon al io. 3.-(Rad.) Profunda dormo, en kiu la intelekto estas malpli manka ol en komato. 4.-Kvalifikas la malsanojn komunikeblajn per seksa kuniĝo. 5.-Fari respekta ĝentila movo de la korpo konsistanta en klino de la busto aŭ flekso de la genuoj. 6.-Tiu, kiu profesie tenadas varojn, librojn k.t.p. 7.-Hispana monunuo, kvarono de la peseto. 8.-(Rad.) Grasa likvaĵo el minerala, vegetaĵa origino. 9.-La deknaŭa litero de la alfabeto.

VERTIKALE: 1.-Konsonanto. 2.-(Rad.) Vinberujo. 3.-(Rad.) Senindulga; ne facile pardonanta kaj forte punanta. 4.-(Rad.) Potenca spirito, emanita el la eterna dieco (tri literoj), Fondinto de la roma gento (kvar literoj). 5.-Surtegmenta fako de veturilo aŭ vagono, aranĝita por sidigi veturantojn. 6.-Miksitaj literoj de «ORESALE». 7.-Perioda enspezo de proprietulo. 8.-Neoficiala sufikso uzata por formi nomojn de plantfamilioj. 9.-La dekdua litero de la alfabeto.

SOLVO DE LA ANTAŬA KRUCENIGMO

HORIZONTALE: 1.-Via. 2.-Bildo. 3.-Matraco. 4.-Retro. Ert. 5.-Atro. Kleo. 6.-Tra. Soolk. 7.-Oktanto. 8.-Orgio. 9.-OOO.

VERTIKALE: 1.-Rat. 2.-Metro. 3.-Batrako. 4.-Vitro. Tro. 5.-Ilro. Sago. 6.-Ada. Konio. 7.-Oceloto. 8.-Orelo. 9.-Tok.

Edita: Grupo Esperanto de Valencia

Dep. Legal V-1683-1983 Redactor: José Pérez Sempere

Valencia Luno n.º 16 (enero de 1986)

Texto completo del número 16 de Valencia Luno, el boletín del Grupo de Esperanto de Valencia, de enero de 1986: 12 páginas transcritas del original.

Portada de Valencia Luno n.º 16, enero de 1986.
Portada de Valencia Luno n.º 16, enero de 1986.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1986_n16_jan

Qué tiene de especial este ejemplar

  • La página 6 no va compuesta: reproduce un manuscrito entero, la partitura de «La Kolombo» —traducción de Sergio R. Docal, copiada por F. Navarro—, con el título dentro de un pergamino dibujado y la letra en esperanto escrita a mano, sílaba a sílaba, debajo de los pentagramas. El título «antaŭ 50 jaroj…» de la página 7 también va manuscrito, en caligrafía cursiva grande.
  • La máquina con la que está mecanografiado el boletín no tiene los signos diacríticos del esperanto, y algunos van añadidos a mano sobre el papel: el capelo de la «Ĉ» de «Ĉeste» (p. 2) está dibujado a pluma. Otros se quedan sin él: debajo del emblema de la portada se imprime «NEUTRALA», y la línea de fechas del congreso de SAT (p. 10) dice «de augusto» mientras que el programa que viene justo debajo escribe «aŭgusto».
  • El programa provisional del 59.º congreso de SAT (p. 10) se salta un día: el congreso va del 2 al 9 de agosto y las líneas pasan de «Lundon: Unua laborkunsido…» directamente a «Merkredon», sin ninguna entrada para el martes.
  • Las dos direcciones polacas de «DEZIRAS KORESPONDI» (p. 9) van impresas de manera distinta aunque son de la misma ciudad: «92-412 Łódź», con todos los diacríticos, y «93-509 Łódz», sin la ź.
  • La sección «antaŭ 50 jaroj…» (p. 7) reproduce seis noticias de 1936 —entre ellas que los milicianos eligieron general a Julio Mangada en el campo de batalla y que las organizaciones esperantistas de Portugal y de Alemania tuvieron que cerrar— sin decir de qué publicación están sacadas.
  • Todo el número va en esperanto. El único castellano es el colofón de la última página —«Edita: Grupo Esperanto de Valencia / Dep. Legal V-1683-1983 Redactor: José Pérez Sempere»— y los nombres propios y las direcciones.

Qué hay en este número

p. Título Idioma Firma
1 KIU NE PAROLAS, SILENTAS epo JOHANO
2 ZAMENHOFA TAGO epo J. Pérez Sempere
3 KUNVENO DE ESPERANTISTAJ GEJUNULOJ DE LA VALENCIA KOMUNUMO epo CARLES MOYA
3 46-a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO epo
3 NOVA KATALOGO epo
4 REZOLUCIO DE UNESKO XI.4.4.218 epo
5 INTERNACIA HISPAN-LINGVA TRADUK-KONKURSO epo
6 La Kolombo (manskribita muziknotaĵo kun kantoteksto) epo Tradukis Sergio R. Docal · Kopiis F. Navarro
7 antaŭ 50 jaroj… epo
8 KIAL NE RIDI? epo F. Navarro
9 DEZIRAS KORESPONDI epo
9 S-ano RESTITUTO ALBERO, INTERVJUATA epo
9 NOVAJ ESPERANTO-KURSOJ EN NIA GRUPO epo
9 NEPAGITAJ KOTIZOJ epo LA ESTRARO
10 59-a SAT KONGRESO DE ESPERANTO epo
10 47-a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO epo
10 71-a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO epo
11 JARA GEEDZIĜO epo
11 S-ro SOLER SEMPERE, OMAĜITA epo MAGAMO
12 KRUCENIGMO Nº 16 epo De ALIA-GO

El boletín, entero

Página 1 del original
Página 1 del original

[BILDO p.1] Kapo de la kovrilo: verda rektangula bloko. Maldekstre, blanke desegnitaj, la du poligonaj turoj de urba pordego (la Serranos-turoj de Valencio); antaŭ ili granda blanka lunarko kiu formas la komencan literon de la titolo. En la centro, per grandaj blankaj majuskloj, «VALENCIA LUNO» en du linioj. Dekstre, granda kontura kvinpinta stelo.

BULTENO DE LA VALENCIA ESPERANTO-GRUPO

GRAN VIA FERNANDO EL CATOLICO, 45, 3.ª – ☎ 326 96 16 – VALENCIA-8

Nº 16 – JANUARO 1986

KIU NE PAROLAS, SILENTAS

Disvastigi esperanton estas la plej ĉefa laboro de la esperantistoj. Sed… ĉu vi parolas esperanton?. Ankoraŭ pli, ĉu vi praktikas ĝian paroladon?.

Vi, samklubano, aliĝinta al la grupo, faras pli da kunlaboro ol tiu kiu laŭdas kaj nenion faras. Sed tio ne estas sufiĉe. Eble vi, legas kaj leterkorespondas per esperanto… sed tio ne sufiĉas. Multaj esperantistoj abonas kotizon al internaciaj E-institucioj kaj gazetoj… sed tio ne sufiĉas. Aliaj atendas kaj atendas la disvastigadon de Esperanto per la registaroj… ili estas ridindaj.

[BILDO p.1] Dekstre de la teksto, kliŝo: flago sur stango, kun kvinpinta stelo en la supra maldekstra angulo kaj la vorto «ESPERANTO» per grandaj blankaj literoj sur la malhela flagtuko. Malantaŭ la flago, terglobo ĉirkaŭita de kurbaj surskriboj — supre «INTERNACIA — LINGVO», sube «SIMPLA-LOGIKA» — kaj de rubando trans la globo kun la teksto «LA LINGVO DE LA PACO». Sub la tuta emblemo, per apartaj presitaj majuskloj, la vorto «NEUTRALA».

La demokratioj pli kaj pli ampleksiĝas tra la landaj registaroj, kaj en tiaj registaroj la voĉdonado estas kiu ordonas. La plimulto estas kiu atingas kion ĝi volas. Do se ni estus plimulto, ni atingus la instaladon de la E-instruado.

Página 2 del original
Página 2 del original

La varbadon de la plimulto ni atingos per la E-laboro, ne atendante aŭ sendante nur la kotizon. Montrante al ĉiuj kiuj ĉirkaŭas vin ke esperanto estas taŭga por la komunikado. Per kia maniero vi atingos tion? Nur per la parolado. Parolu do esperanton en la grupo, ne krokodilu. Ĉu vi volas ekskursi? Bonege, sed parolu esperanton. Ĉu vi volas festi?… Bonege, sed parolu esperanton. Ĉu vi volas kunveni?… Bonege, sed parolu esperanton. Ĉu vi volas kunlabori?… Bonege, sed parolu esperanton. Ne forgesu ke la esperanta parolado estas la kohereco de ĉiuj aliaj esperantaj laboroj, kaj la pli firma disvastigado, kvankam ĝi aspektas malrapida. Tia maniere, kiel fluanta tajdo, ni ampleksos la simpatiantojn, niajn vicojn kaj finfine la plimulton en voĉdonado.

JOHANO

ZAMENHOFA TAGO

En vere amikeca etoso disvolviĝis la aktoj organizitaj de la esperantistoj el Ĉeste por celebri la 126an naskiĝan datrevenon de D-ro Zamenhof, kune kun multaj samideanoj venintaj el Valencio kaj aliaj regionaj urboj.

Oni vizitis stratojn «Francisco Máñez» kaj «Doctor Zamenhof», kaj per oferado de laŭrokronoj kaj paroladoj de la urbestro kaj samideanoj Arnau kaj Diago (prezidanto de Valencia Esperanto-Grupo) estis reliefitaj la vivo kaj agoj de ties ŝatataj gravuloj el nia movado.

Sekvis interesa vizito al grava vinprodukta kooperativo, kun gustumo de bonegaj vinoj.

Finiĝis la aktoj per tagmanĝo ĉe restoracio «León», kaj lastaj salutvortoj de la reprezentantoj de urboj partoprenintaj kaj de la gastiga urbestro. Ne mankis bonhumoraj poeziaĵoj fare de samideano Arnau.

Resume: Ripetinda evento.

J. Pérez Sempere

Página 3 del original
Página 3 del original

KUNVENO DE ESPERANTISTAJ GEJUNULOJ DE LA VALENCIA KOMUNUMO

Pasintajn 12-an kaj 13-an oktobro, ĉe la montara rifuĝejo de Moncabrer en la vilaĝo de Agres (Alacant), kunvenis 20 esperantistaj gejunuloj el Elx, Novelda, Oriola, Alacant kaj València, kun ĉeesto ankaŭ el Murcio.

Krom spiri tre puran aeron kaj havi tre interesajn babiladojn, okazis diskutrondo pri movadaj aspektoj, pri niaj spertoj pri instruado kaj organizado kaj pri farendaj projektoj (kiel organizi esperantistan labortendaron).

Dimanĉe (13-an oktobro) ni supreniris ĝis la montpinto Moncabrer, unu el la plej altaj de la Valencia Lando (1389 mtj).

[BILDO p.3] Dekstre de la du lastaj alineoj, gravurstila vinjeto: du karikaturaj viroj en deknaŭjarcenta vestaĵo staras vizaĝon kontraŭ vizaĝo, konversaciante. Maldekstre dika sinjoro en frako kun larĝa kravato kaj hela veŝto, kun malfermita buŝo; dekstre pli maldika viro kun granda nazo kaj kirla hararo, en jako el kvadratita ŝtofo, kiu tenas sub la brako skatolon aŭ paperujon kaj bastonon super la ŝultro, kaj etendas la fingron al la unua.

Ankaŭ ni konsentis organizi venontan renkontiĝon, simila al tiu-ĉi, por venonta februaro 1986.

CARLES MOYA

46-a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO

VIGO, de la 15-a ĝis la 20-a de julio 1986

Adreso de la Loka Kongresa Komitato:

Círculo Mercantil, strato Príncipe, 44

Libro-servo de H.E.F. ĵus aperigis novan libron-katalogon, kiu en 12 paĝoj listigas la librojn kaj esperantaĵojn aĉeteblajn en tiu grava servo de la Federacio.

Se vi deziras ricevi senpage ekzempleron, skribu tuj al Libroservo de H.E.F.; Apartado 119 47080 VALLADOLID

Página 4 del original
Página 4 del original

REZOLUCIO DE UNESKO XI.4.4.218

Festado de la centjariĝo de Esperanto

La Ĝenerala Konferenco,

Konsiderante, ke ĝi en sia sesio de 1954, okazinta en Montevideo, per la resolucio IV.1.4.422-4224 notis la rezultojn, atingitajn pere de la internacia lingvo Esperanto sur la kampo de internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj reciproka kompreniĝo inter la popoloj de la mondo, kaj rekonis, ke tiuj kongruas kun la celoj kaj idealoj de Unesko,

Memorigante, ke Esperanto intertempe faris konsiderindan progreson kiel ilo de kompreniĝo inter popoloj kaj kulturoj de malsamaj landoj, penetrante en la plimulton de la regionoj de la mondo kaj la plimulton de la homaj agadoj,

Rekonante la grandajn eblecojn, kujn Esperanto prezentas por la internacia kompreniĝo kaj la komunikado inter popoloj de malsamaj naciecoj,

Notante la tre gravan kontribuon de la Esperanto-movado, kaj precipe de Universala Esperanto-Asocio, al la disvastigado de informoj pri la agado de Unesko, same kiel ĝia partopreno en tiu agado,

Konscia pri la fakto, ke en 1987 oni festos la centjariĝon de la ekzisto de Esperanto,

  1. Gratulas la Esperanto-movadon okaze de ĝia centa datreveno;
  2. Petas la Ĝeneralan Direktoron daŭre sekvi kun atento la evoluon de Esperanto kiel rimedo por plibonigi la komprenon inter malsamaj nacioj kaj kulturoj;
  3. Invitas la Statojn-Membrojn marki la centjariĝon de Esperanto per konvenaj aranĝoj, deklaroj, eldono de specialaj poŝtmarkoj kaj simile, kaj instigi al la enkonduko de studprogramo pri la lingvo-problemo kaj pri Esperanto en siaj lernejoj kaj siaj institucioj de supera edukado;
  4. Rekomendas al la internaciaj neregistaraj organizaĵoj aliĝi al la festado de la centjariĝo de Esperanto kaj pristudi la eblecon utiligi Espe-

Página 5 del original
Página 5 del original

ranton kiel rimedon por disvastigi inter siaj membroj ĉiajn informojn, inkluzive de tiuj pri la agado de Unesko.

Akceptita de la Ĝenerala Konferenco de Unesko, la 8an de novembro 1985.

INTERNACIA HISPAN-LINGVA TRADUK-KONKURSO

Lige kun la Jubilea Jaro, Madrida Esperanto-Liceo organizas internacian konkurson pri tradukado en Esperanton de nefragmenta proza literaturaĵo el la originala hispanlingva literaturo.

Partopreno: a) ĉiu konkursanto rajtas partopreni per maksimume unu verko, antaŭe ne publikigita pres-forme. b) la konkursaĵo devas esti sendita en 3 ekzempleroj al la jena adreso: Madrida Esperanto-Liceo (MEL), Internacia Traduk-konkurso, C/ Atocha 98, 4º, E-28012 Madrid, Hispanio.

Anonimeco: ĉiu konkursaĵo devas esti subskribita per pseŭdonimo. La sama pseŭdonimo estu ripetitita sur aldonita koverto, ene de kiu troviĝu la plena nomo de la tradukinto kaj lia adreso.

Temo: la konkursantoj rajtas libere elekti la tradukotajn aŭtoron kaj verkon.

Longo: la longo de la partoprenantaj konkursaĵoj devas esti inter 25 kaj 50 paĝoj, formato Din A 4, tajpitaj kun duobla interspaco.

Lim-dato: la konkursaĵoj devas alveni al MEL ĝis la 30-a de junio 1986.

Juĝantaro: la alvenintaj konkursaĵoj estos prijuĝitaj de 3-persona juĝantaro. La membroj de la juĝantaro ne rajtas partopreni en la konkurso.

Premioj: estos asignitaj 3 premioj. Ĉiu premiita konkursanto ricevos diplomon kaj pokalon dum la Jubilea UK en Varsovio en 1987. La rezultoj de la Konkurso estos anoncitaj en la Esperanto-gazetaro.

Publikigo: Madrida Esperanto-Liceo rezervas al si la rajton publikigi la premiita(j)n verko(j)n.

Página 6 del original
Página 6 del original

[BILDO p.6] La tuta supra kaj meza parto de la paĝo estas manskribita muziknotaĵo, reproduktita el manuskripto. Supre, desegnita disvolvita pergameno kun la titolo «La Kolombo» per ornama gotika kaligrafio; sur la maldekstra volvaĵo la noto «Kopiis: F. Navarro.», sur la dekstra «Tradukis: Sergio R. Docal.». Sub la pergameno, sep manskribitaj kvinlinioj kun soprana ŝlosilo kaj taktindiko 2/4, kun ripetsignoj kaj kun unua kaj dua finaĵo (markitaj «1ª» kaj «2ª»). Sub la notoj estas manskribe subtekstigita, silabo post silabo, la esperanta kantoteksto — melodio de kubana temo, kies unua verso komenciĝas «El Kub’ kiam mi foriris…» —, kun dua strofo skribita en pli malgranda linio sub la unua en la du unuaj sistemoj. La lasta sistemo finiĝas per fina duobla taktostreko.

Antaŭ nelonge, iu eksterlanda samideanino petis al mi ĉi tiun belan kaj popularan melodion, esperantigita. Ĉar mi opinias ke la kancono plaĉos ankaŭ al aliaj, jen ĝi.

Profitu ĝin laŭ via plaĉo kaj povo.

F. NAVARRO

Página 7 del original
Página 7 del original

antaŭ 50 jaroj…

(La titolo estas manskribita per granda kursiva kaligrafio trans la supro de la paĝo.)

Esperantaj gramofondiskoj.-La plej granda japana fabriko de gramofon-diskoj, Nihon Cikuonki Sookai, fabrikis du Esperanto-lingvajn gramofon-diskojn, kiuj estas aĉeteblaj ĉe la firmo Columbia sub la numeroj J 13300 kaj 13301.

Novaj Zamenhof-stratoj en Francujo.-La urbaj konsilantaroj de la francaj urboj Houilles (Seine-et-Oise), Perpignan (Pyrénées-Orientales), Thiers (Puy-de-Dôme) kaj Liévin (Nord), decidis doni la nomon «Zamenhof-strato» al unu el la stratoj de tiuj urboj.

Hispanujo.-La Esp-ista Grupo de Valencia dum la pasinta jaro tre vigle laboradis kaj atingis gravajn sukcesojn sur diversaj kampoj (radio, komerco, instruado k.t.p.). La raporto pri la agado aperis, kune kun speciala verkaĵo de s-ro Pino pri «la helpo de la Esp-istaro al la ekonomio de Valencio», en 32-paĝa bela broŝuro. Ĉi tiun hispanlingvan broŝuron ĉiu interesiĝanto povas senpage ricevi. Adreso: Esperantista Grupo, Sangre, 9.

Konata Esperanto-pioniro fariĝis generalo.-S-ro Julio Mangada, la hispana oficiro, kiu ofte partoprenis en la universalaj Esperanto-kongresoj, post la komenco de la hispana interna milito servis kiel kolonelo en la registara armeo. Ĉar la trupoj sub lia komando sukcesplene bataladis, la milicanoj mem sur la batalkampo elektis lin kiel generalon. S-ro Mangada estas konata kiel aŭtoro de kelkaj originalaj Esperanto-verkoj.

Portugalujo.-Pro ordono de la registaro ĉiuj Esp-istaj organizaĵoj devis ĉesigi sian funkciadon. La ejoj de la Esp-aj kluboj estas fermitaj

Germanujo.-Laŭ postulo de la polico, la Esperantistaj organizaĵoj devas ĉesigi sian laboron.

Página 8 del original
Página 8 del original

KIAL NE RIDI?

«KIU RIPETAS ABUNDE, LERNAS PLEJ PROFUNDE»

Enmemorigu, ripetu, studu la gramatikaĵojn de ĉi tiuj spritaĵoj, estas konsilinde al la ĵusaj lernintoj kaj al «eternaj komencantoj».

F. Navarro

INFANA SCIO

-Ĉu vi scias, al kiu apartenas tiuj bovino kaj bovido?

-Pri la bovino, mi ne scias, sed pri la bovido, jes.

-Al kiu?

-Al la bovino.

FIDO

Malgranda Joĉjo ne povis formanĝi ĉiujn nuksojn kaj donas la reston al la avino por konservi ilin. Riproĉe la patrino demandas:

-Joĉjo, ĉu vi pli fidas la avinon ol min, ke al ŝi vi donis la nuksojn por gardi?

-¡Jes! Ĉar ŝi ne havas dentojn.

SIGNIFO DE INTELEKTO

Du verkistoj renkontiĝas.

-Terura sortobato trafis min -plendis unu al alia-. Mia filo ludante bruligis la manuskripton de mia plej nova romano.

-Kion aĝa estas via filo?

-Li estas baldaŭ kvarjara.

-Nekredeble, kaj jam tiel inteligenta!

ĜUSTA LOGIKO

Knabeto manĝas pomon.

-Atentu la vermojn!, avertas lia patrino.

-Atentu ili, mi dismaĉis ilin!

[BILDO p.8] Ĉe la piedo de la paĝo, sub horizontala streko: la jubilea emblemo de la centjariĝo — granda ovala konturo ene de kiu du simetriaj kurboj formas stiligitan duoblan «S»-figuron (la simbolo de la Jubilea Jaro). Dekstre de ĝi, per moderna presliteraro: «1887-1987 Centjara Jubileo de Esperanto».

Página 9 del original
Página 9 del original

DEZIRAS KORESPONDI

Janina Januszkiewicz 92-412 Łódź ul. Rokicińska 187 Pollando

32-jara virino, ŝi interesiĝas pri kulturo kaj kutimoj de Hispanio.

Andrzej Brozi ul. Gagarina 21 m. 36 93-509 Łódz Pollando

Korespondado pri scienc-fikciaj literaturo kaj filmo kun esperantistoj el ĉiuj landoj.

S-ano RESTITUTO ALBERO, INTERVJUATA

La oktobra bulteno «La Raó» de la Comunista Partio el Burjassot (Valencia) publikigis tre interesan dupaĝan intervjuon al nia kara veterano kaj senlaca aktivulo s-ano Restituto Albero García.

Laŭlonge de la artikolo li klarigas kion signifis por li la ekkono de Esperanto kaj liaj spertoj dum sia longa laborado por nia idealo. Je la fino, la redakcio aldonas diversajn adresojn de Esperanto-Grupoj el la Valencia Komunumo.

NOVAJ ESPERANTO-KURSOJ EN NIA GRUPO

Ekde la 8an de Januaro, ĉiuj lundoj, merkredoj kaj vendredoj, de 7a ĝis 8a kaj 8a ĝis 9a vespere, gvidataj de s-ro FELIX NAVARRO.

Informu al viaj amikoj kaj konatuloj!

NEPAGITAJ KOTIZOJ

Ĉu vi jam pagis vian pasintjaran kotizon al nia Grupo?. Restas ankoraŭ multaj nepagitaj kvitancoj.

Tiuj kiuj ankoraŭ ne pagis, bonvolu veni al nia ejo kiel eble plej baldaŭ. Dankon!

LA ESTRARO

Página 10 del original
Página 10 del original

[BILDO p.10] Supre maldekstre, en ortangula kadro, la afiŝeto de la kongreso: supre per gotikaj literoj «59a kongreso de Esperanto»; sub ĝi grandaj ornamaj literoj «SAT», kaj vertikale ĉe ambaŭ flankoj, kapaltere skribita, «2-9 aŭg. 1986» respektive dekstre kaj maldekstre. Meze, desegno de krenelita kastelmuro kun turoj, kaj antaŭ ĝi ronda medaljono kun kvinpinta stelo kaj la vorto «ESPERANTO». Sube, per gotika skribo, «Sant Cugat del Vallès».

59-a SAT KONGRESO DE ESPERANTO

Sant Cugat del Vallès (Barcelono) 2-a ĝis 9-a de augusto, 1986

SKIZA PROVIZORA PROGRAMO

Sabaton, 2-an aŭgusto: Interfratiĝa vespero.

Dimanĉon: Solena malfermo. Vizito al la Monaĥejo. Teatraĵo.

Lundon: Unua laborkunsido. Fakaj kunvenoj. Vizito al Barcelono.

Merkredon: Parolado. Fakaj kunvenoj. Vizito al Muzeoj de Sabadell kaj Terrasa.

Jaŭdon: Tuttaga ekskurso al Montserrat kaj Sant Pau d’Ordal, kie oni vizitos la Muzeon de E-o.

Vendredon: Rezolucia laborkunsido. Fermo de la Kongreso.

Sabaton: Ĝis revido!

En la liberaj horoj okazos Artaj, Sciencaj kaj Kulturaj Horoj.

La Antaŭkongreso en «Valo Ordesa» (Aragona Pirineo) 26.07 – 01.08.1986.

Informojn kaj aliĝilojn petu al la ORGANIZA KOMITATO: K-do Antonio Marco Botella. Av. Compromiso de Caspe, 26 E – 50002 ZARAGOZA

47-a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO

MADRID, 16 – 20 Aprilo 1987 (Jubilea Jaro)

Loka Kongresa Komitato: Atocha, 98, 4º 28012 MADRID

71-a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO

PEKINO (Ĉinio), 26 julio – 2 aŭgusto 1986

Konstanta adreso: Nieuwe Binnenweg 176 NL-3015 BJ Rotterdam NEDERLANDO

Adreso de LKK: p/a Ĉina Esperanto-Ligo P. O. Kesto 825, Beijing ĈINIO

Página 11 del original
Página 11 del original

JARA GEEDZIĜO

Dum la esperanta kongreso kiu okazis en Sevilla en 1984, Mariam konis ĉarman pentriston.

La pasintan 20-an Julio, ĵus unu jaro, oni festenis la geedziĝan kunligon, en la ermitejo de la «Rocio» en la urbeto Almonte (Huelva), de la ĉarma fraŭlino Mariam Sarrió kaj Muñoz, anino de nia Esperanto-Grupo, kun la prestiĝa kaj konata artisto laŭreato internacie, katedra profesoro de la instituto «Velázquez» de Sevilla, d-ro Rodolfo Abad kaj Lechosa.

La fianĉino vestis elegantan veston de natura silko, kovrita per belega hela-verda mantelo, ornamita kun la esperanta stelo, kaj la fianĉo vestis smokingon ornamitan kun «marismeña»-insigno.

Estis rezervita honora sidejo por la moŝta registara prezidanto de Hispanio, Felipe González kaj lia edzino Carmen Romero.

Finita la ceremonio, la invititoj translokiĝis al Sevilla, kie estis regalitaj per la festo-manĝaĵo en la restoracio nomita Virgulino de la Reĝoj. Poste la feliĉaj geedzoj vojaĝis al eksterlando.

Valencia Esperanto-Grupo deziras ke ili estu feliĉaj kaj baldaŭ aliĝu nova bebo-esperantisto.

S-ro SOLER SEMPERE, OMAĜITA

[BILDO p.11] Dekstre de la artikolo, kvadrata nigra-blanka foto, tre kontrasta: kapa kaj ŝultra portreto de maljuna sinjoro kun malhelaj okulvitroj, malmulta hararo, en malhela kompleto kun blanka ĉemizo kaj malhela kravato, sur nigra fono.

La pasintan 25an de majo, kun ĉeesto de multaj amikoj kaj kolegoj, okazis tagmanĝo ĉe hotelo «Astoria Palace», en nia urbo, kie estis koncesiita al nia estimata samideano José Fernando Soler Sempere, la Ora Medajlo 1985 de la Oficiala Kolegio de Sub kaj Teknikaj Arkitektoj, kiel kolegia rekono pro lia honora profesia laboro.

Nia Grupo gratulas samideanon Soler pro la meritite ricevita omaĝo.

MAGAMO

Página 12 del original
Página 12 del original

KRUCENIGMO Nº 16

De ALIA-GO

[BILDO p.12] Maldekstre de la difinoj, la krucenigma reto: kvadrataro de 9 × 9 ĉeloj kies kvar anguloj estas fortranĉitaj laŭ ŝtupoj, tiel ke la konturo formas dikan oktangulan «diamanton». La kolumnoj estas numeritaj 1 ĝis 9 supre kaj la vicoj 1 ĝis 9 maldekstre. Tri ĉeloj estas nigrigitaj, laŭ diagonalo suben-maldekstren: unu en la 4-a vico ĉe la kolumno 6, unu en la 5-a vico ĉe la kolumno 5, kaj unu en la 6-a vico ĉe la kolumno 4.

HORIZONTALE: 1.-Prepozicio. 2.-Tiel fiksite ke ne eblas ŝanceliĝo. 3.-Temploj ofte kun piramidformaj turoj, en Hindujo kaj Ĉinio. 4.-Eligi sonon similan al longedaŭra «s». (Rad.) Kompleta turniĝo de aviadilo en vertikala ebeno ĉirkaŭ ĝia transversa akso. 5.-(Inv.) Fari randon de ŝtofo refaldita kaj kudrita. Rilata al arto de kinematografio. 6.-Fari okoj. (Rad.) Natura aŭ artefarita objekto, kiun la primitivuloj rigardas kiel sidejon de supernatura forto, aŭ loĝejon de diaĵo. 7.-Kvarvalenta oksigeno, aperanta en kelkaj kombinaĵoj. 8.-Kvin literoj de «konjunkcio». 9.-Estaĵo de innaska sekso.

VERTIKALE: 1.-(Rad. kaj inv.) Franca rivero. 2.-Ĵetglobo, ordinare el pli-malpli elasta materialo, uzata en diversaj ludoj. 3.-Ejo, en kiu oni produktas pogrande komercaĵojn. 4.-Komenclitero aŭ grupo da literoj, uzata por mallongige esprimi unu aŭ plurajn vortojn, precipe en epigrafio, stenografio k. s. (Rad.) Havi precise certan ideon pri io. 5.-Specio de bovo, formortinta antaŭ kelkcent jaroj. (tri literoj). La tria vokalo. (Rad.) Specio de marteso, konebla per duobla gorĝa makulo.=mustelkato. 6.-La tri konsonantoj de la vorto «RIMEDO». Monto en ekvatora Afriko. 7.-(Rad.) Prahistoria epoko, antaŭa al la paleolitiko. 8.-Virina seksorgano kies ŝtonan figuron kultas la hindoj, kiel simbolon de fekundeco. 9.-(Rad. kaj inv.) Kapvesto el pelto, drapo aŭ alia mola materialo.

SOLVO DE LA ANTAUA KRUCENIGMO

HORIZONTALE: 1.-I. 2.-Ema. 3.-Sopor. 4.-Venerea. 5.-Riverenci. 6.-Tenisto. 7.-Realo. 8.-Ole. 9.-O.

VERTIKALE: 1.-R. 2.-Vit. 3.-Sever. 4.-Eon-Eneo. 5.-Imperialo. 6.-Aoresle. 7.-Rento. 8.-Aco. 9.-I.

Edita: Grupo Esperanto de Valencia Dep. Legal V-1683-1983 Redactor: José Pérez Sempere

Valencia Luno n.º 17 (marzo de 1987)

Texto completo del número 17 de Valencia Luno, el boletín del Grupo de Esperanto de Valencia, de marzo de 1987: 20 páginas transcritas del original.

Portada de Valencia Luno n.º 17, marzo de 1987.
Portada de Valencia Luno n.º 17, marzo de 1987.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1987_n17_mar

Qué tiene de especial este ejemplar

  • La portada reproduce en facsímil la cubierta de la Unua Libro con la ortografía rusa anterior a la reforma (Дръ, ЯЗЫКЪ, копѣекъ). La línea de letra más pequeña —«Чтобы языкъ былъ всемiрнымъ, не достаточно назвать его таковымъ»— llega hasta el borde derecho del escaneo y está en el límite de la legibilidad.
  • En la estadística de los cursos (p. 8), la tabla «Kalendaro» salta del «2-a» al «4-a» trimestre: la fila del tercero no está. En esas mismas tablas, la cifra más alta de cada bloque de la columna «De 1982 ĝis 1985» lleva un signo de admiración impreso (80!, 48!, 70!, 86!).
  • El gráfico de la matriculación que encabeza «ĈU NIA LABORO DEKLIVAS?» (p. 9) no lleva ninguna cifra impresa: solo la curva sobre una escala graduada de 20 a 70 y los años 82 a 86 en el eje horizontal. Ningún valor concreto está escrito en el papel.
  • En la lección «KIAM UZI «-ATA» KAJ «-ITA»?» (p. 11), justo después de concluir «Do, ni uzos «-AT»», el boletín imprime «La letero estas skribITa de mi»: el ejemplo contradice la regla que acaba de explicar.
  • El recuerdo de la página 15 dice de Luis Hernández Lahuerta que «li mortis antaŭ dudek kvin jaroj». Murió el 12 de enero de 1961 —el propio Valencia Luno (nº 5, 1971) situaba el décimo aniversario de su muerte en enero de 1971—, es decir, veintiséis años antes de este número.
  • El anuncio «DEZIRAS KORESPONDI» (p. 15) pide escribir la dirección «laŭ la han-lingva fonetika alfabeto», pero la dirección que va debajo está hecha a mano, con tinta y en caracteres chinos, no en pinyin; el trazo cursivo deja dos caracteres difíciles de leer.
  • La página 17 entera va hecha a mano: una partitura con el título caligrafiado sobre una cinta ornamentada, Pro malnova amikec’ —la versión en esperanto de Auld Lang Syne—, con la letra escrita bajo las notas, las dos estrofas a la derecha y la nota «Kopiis F. Navarro.» dentro del pliegue de la cinta.
  • El título de la página 18 se queda con el paréntesis abierto —«ESPERANTO EN LA RADIO (102.7 m en F. M.»— y el subrayado acaba después de «M.».

Qué hay en este número

p. Título Idioma Firma
2–3 LA UNUA LIBRO epo
3 INTERNACIA ESPERANTO-PROPAGANDA BICIKLADO TRA EŬROPO epo
4–5 SOLENO DE LA VALENCIAJ ESPERANTISTOJ EN LA 127-a DATREVENO DE LA NASKIĜO DE D-ro ZAMENHOF epo CONRADO MEDINA
5 LASTMOMENTA SCIIGO epo
6 46-a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO — PREZENTADO DE LIBROJ epo JOHANO
7 ZAMENHOFAJ VORTOJ epo (Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia). Jaro 1900
8 LERNEJA PAĜO — Statistiko de la lernokursoj epo
9 ĈU NIA LABORO DEKLIVAS? epo JOHANO
10–12 KIAM UZI «-ATA» KAJ «-ITA»? epo F. Navarro
12 «JUNAJ VERKISTOJ» epo
12 (ŝerco sen titolo) epo Ulekso
13 KIAL NE RIDETI? epo
13 (konsilo al la ĵus bakitaj lernantoj) epo F. Navarro
14 A M I K A Ĵ O (poemo al Luis Hernández) epo Saldanha Carreira
14 47-a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO (anonco) epo
15 REMEMORO PRI LUIS HERNANDEZ epo JUAN BOSCH
15 DEZIRAS KORESPONDI epo
16 HISPANA LITERATURO epo
16 «LUM-RADIO», TRANSLOKIĜIS epo
16 NOVA LERNOLIBRO epo JOHANO
17 Pro malnova amikec’ (manskribita muziknotaĵo kun kantoteksto) epo Kopiis F. Navarro
18 ESPERANTO EN LA RADIO (102.7 m en F. M. epo CONRADO MEDINA
19 72-a UNIVERSALA KONGRESO de ESPERANTO (anonco) epo
19 DONACOJ POR NIA BULTENO epo
19 PARDONPETA REDAKCIA NOTO epo La Redaktoro
19 SOLVO AL LA KRUCENIGMO Nº 16 epo
20 KRUCENIGMO Nº 17 epo De ALIA-GO

El boletín, entero

Página 1 del original
Página 1 del original

[BILDO p.1] Kapo de la bulteno: verda rektangulo kun la turoj de la Serranos-pordego maldekstre, granda blanka duonluno kaj kvinpinta stelo dekstre, kaj la vortoj VALENCIA LUNO en grandaj blankaj literoj.

BULTENO DE LA VALENCIA ESPERANTO-GRUPO

GRAN VIA FERNANDO EL CATOLICO, 45, 3.ª – ☎ 326 96 16 – VALENCIA – 8

Nº 17 – MARTO 1987

[BILDO p.1] Maldekstre, emblemo el laŭra krono ĉirkaŭanta la jarojn «1887 / 1987».

[BILDO p.1] Sub ĝi, la oficiala emblemo de la centjariĝo (du interplektitaj kurbaj formoj), kun la apudskribo: «1887-1987 / Centjara jubileo de Esperanto».

[BILDO p.1] Dekstre, faksimilo de la kovrilo de la Unua Libro, en kadro. Ĝia ruslingva teksto: «Дръ ЭСПЕРАНТО. — МЕЖДУНАРОДНЫЙ ЯЗЫКЪ. — ПРЕДИСЛОВIЕ и ПОЛНЫЙ УЧЕБНИКЪ. — [por Rusoj] — Чтобы языкъ былъ всемiрнымъ, не достаточно назвать его таковымъ. — Цѣна 15 копѣекъ. — ВАРШАВА. Типо-Литографiя Х. Кельтера, ул. Новолипье № 11. — 1887.»

LA UNUA ESPERANTO-LIBRO

Página 2 del original
Página 2 del original

LA UNUA LIBRO

Antaŭ 100 jaroj, en la somero de 1887, el la malgranda presejo de Kristiano Kelter en Varsovio eliris maldika libreto. Jen la traduko de la ruslingvaj vortoj legeblaj sur la kovrilo de la libreto: D-ro Esperanto. Internacia Lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro. por Rusoj. Por ke lingvo estu tutmonda, ne sufiĉas nomi ĝin tia. Prezo 15 kopekoj. Varsovio. Presejo-litografejo de Kr. Kelter, str. Nowolipie n-ro 11. 1887.

Ĉi tiu 40-paĝa broŝuro, aperinta en la mondo sen ia bruo, en modesta vesto de sensignifeco, estis la semo de tiu granda arbo, kies verdaj branĉoj etendiĝas hodiaŭ super la tuta terglobo, kies freŝigan ombron kaj dolĉajn fruktojn ĝuas multaj miloj da homoj apartenantaj al la plej diversaj nacioj, lingvoj, religioj, profesioj kaj aĝoj.

Simile al la Biblio, ĉi tiu libro, la lernolibro de la lingvo Esperanto, trovis vojon al ĉiu angulo de la mondo, kie civilizitaj homoj vivas, kaj ĝi estas nuntempe sen iu dubo la plej disvastiĝinta libro post la Biblio.

Decas, ke ni, adeptoj de la «internacia lingvo» okaze de ĉi tiu festa datreveno ekkonu detalojn pri la naskiĝo de nia unua libro. Ĝia enhavo mem estis rezulto de multjara laborado. Post longa provado kaj reviziado fine en la jaro 1885 la lingvo estis preta. Sed la aŭtoro, D-ro Ludoviko Lazaro Zamenhof, dum du jaroj vane serĉadis eldonanton por sia «danĝera» kaj «freneza» verko. Tial la libro aperis kiel lia propra eldonaĵo.

La rusa cenzuro la 2-an de Junio 1887 donis la permeson por la kompostado, kaj la preta libro la 26-an de Julio forlasis la presejon. Baldaŭ sekvis la alilingvaj eldonoj de la unua libro. La pola eldono aperis la 6-an de Septembro, la franca kaj la germana la 24-an de Novembro, fine la angla eldono en la jaro 1888.

La unua libro enhavis 28-paĝan antaŭparolon kun specimenaj tekstoj, 2 paĝojn kun 8 promesbiletoj por ellerni la lingvon, la 16-regulan gramatikon sur 6 paĝoj kaj apartan grandan aldon-folion kun

Página 3 del original
Página 3 del original

Internacia Rusa Vortaro entenanta 917 vortojn.

La unua libro de la Esperanto-literaturo estas hodiaŭ altvalora maloftaĵo, sed ĝia enhavo fariĝas pli kaj pli universala trezoro de la tuta homaro.


INTERNACIA ESPERANTO-PROPAGANDA BICIKLADO TRA EŬROPO

Pro centjariĝo de nia Ilo, internacia grupo bicikle foriros ekde februaro el Perpinjano (Sud-Francio) por atingi Jubilean Universalan Kongreson en Varsovio, fine de julio.

Kiu vojiro??? Bonvolemuloj foriros el Perpinjano en:

  • Februaro: 1500/3500 Km tra Hispanio kaj Portugalio. Certe estos en Francio komence de: Aprilo: 1000/4000 Km ĉefe ĉe Sud-Francio kaj poste se eblas ĉe iomaj partoj de Itala kaj Svisa landoj, norden ĝis (kial ne?) Danlando… laŭ la baldaŭaj respondoj al ĉi-tiu alvoko.

[BILDO p.3] Desegnaĵo meze de tiu alineo, kiu estas tajpita ĉirkaŭ ĝi en du duonlinioj: biciklanto kun kaskedo kaj pakaĵoj, portanta sur stango flagon kun kvinpinta stelo.

La grupo petas sin anonci kaj bonvenigas ĉiu kunpedalumonta homo (ĉu esperantistoj, ĉu neesperantistoj, ĉar kompreneble Esperantokursoj okaziĝos laŭ la vojrajdado). Diru al ni en kiu urbo vi loĝas kaj dum kiom da tagoj vi biciklos.

La Esperanta lingvo bone funkcias kiel internacia komunikilo, ni pretigas tion elpruvi.

NESCII NE ESTAS MALBONA – (EK)SCII ESTAS BONA – SCIIGI ESTAS BONEGA.

Ni petas, tuj anoncu ĉion al:

J O R G O S 12, Pl. Picasso F – 6 6 4 0 0 – C E R E T .

Biciklontoj, bonvolu aldoni I.R.K.ojn. Antaŭdankon.

Página 4 del original
Página 4 del original

SOLENO DE LA VALENCIAJ ESPERANTISTOJ EN LA 127-a DATREVENO DE LA NASKIĜO DE D-ro ZAMENHOF

[BILDO p.4] Supre dekstre, blazono kun mura krono: ŝildo dividita vertikale, maldekstre fortikigita dometo, dekstre ŝlosilo. Estas la blazono de Almussafes.

Granda nombro da valenciaj esperantistoj kunvenis dimanĉe la 14-an de Decembro, je la 10,30 horo, por omaĝi la kreinton de la internacia lingvo Esperanto, D-ro Ludoviko Lazaro Zamenhof, en la strato kiu havas lian nomon en Valencio.

Post tiu akto, ĉiuj foriris al la urbo Almussafes, kie ili estis atendataj de la lokaj esperantistoj, kiuj estis ĉe la pordo de la Domo de la Kulturo kun granda bonvena afiŝo. Inter la diversaj aktoj okazintaj, oni rimarkigu la bonegan manĝon de frateco kiu okazis en la Reala Salono. Ĉe la deserto parolis diversaj membroj de la Valencia Grupo, por informi inter aliaj aspektoj pri la marŝo de la preparoj de tri grandaj okazaĵoj: la venonta Nacia Kongreso en Aprilo de ĉi tiu jaro en Madrido, la proksima Internacia Kongreso (Centjara reveno de la apero de la unua lernolibro pri Esperanto) kiu okazos en Varsovio, julio-aŭgusto de ĉi tiu jaro, kaj la sekvanta Hispana Kongreso en Valencio en 1988, okazaĵo de granda graveco por la valenciaj esperantistoj.

Kun plena certeco, la akto plej emocia -kaj eble tiu de plej granda valoro- estis la livero de premioj kaj diplomoj akreditaj al preskaŭ kvardek knaboj, kiuj superis sukcese la Elementan Kurson de la Internacia Lingvo, kio supozas ne nur povi havi korespondecon kun knaboj de ĉiu loko de la mondo kaj kreskigi ilian intereson por la lernado de fremdaj lingvoj, sed ankaŭ la faciligo por ilia praktikado kaj eĉ por ilia konstanta progresigo pri la patrina lingvo. Unu el la pli grandaj aplaŭdoj estis por la penanta veterana loka esperantisto Francisko Ramírez, inicianto kaj instruisto de la kursoj.

Ankaŭ la urbestro s-ro Vicente Escrivá, kaj la konsilanto pri Kulturo s-ro Jesús Gil, partoprenis en la aktoj kaj en la kunmanĝo kun la esperantistoj, parolante la maksima aŭtoritatulo de la urbo al la ĉeestantoj, ne nur kun kuraĝigaj vortoj, sed ankaŭ oferante la apogon de la Urbestraro por la disvastigo de Esperanto, kaj malfermante pordon al tio,

Página 5 del original
Página 5 del original

kio estos certe fruktodonan kunlaboron, kies iniciata simbolo estos la nomigo de strato de la urbo kun la nomo de Esperanto aŭ de ĝia kreinto. Ne necesas aserti, ke la tago estis grava sukceso en bonega etoso de kamaradeco.

CONRADO MEDINA


[BILDO p.5] Reprodukto de la kovrilo de la lernolibro: la vorto «esperanto» skribmaniere, sub ĝi la vokaloj «a e i o u» unu sub la alia kaj, dekstre de ili, «DE LA INTERNACIA LINGVO»; malsupre desegnaĵo de infanoj kaj plenkreskuloj inter altaj floroj, nigraj siluetoj sur blanka fono.

[REKLAMO p.5] E S P E R A N T O / A E I O U / de la Internacia Lingvo / Lernolibro por Infanoj / Verkita de / José Añó Belda / Mendebla ĉe Libroservo de Valencia Esperanto Grupo, aŭ rekte al la verkisto, strato Castielfabib, 18, 3º-10ª / 46015 VALENCIA


LASTMOMENTA SCIIGO

La Internacia Esperanto-Propaganda Biciklado trapasos nian Komunumon dum la monato marto, laŭ la ĉi-sekva plano:

9-a, Vinaros – 10-a, Castellón de la Plana – 11-a, Valencia – 12-a, Gandía – 13-a, Alicante – 14-a Elx.

Ĉiu plej preciza rendevuo kun ĵurnalistoj, biciklantoj, esperantistoj, subtenantoj de la ideo… okazos antaŭ la Urbodomo de ĉiu urbo, je la 16-a.

Ni akceptu kaj bonvenigu niajn samideanojn!

Página 6 del original
Página 6 del original

46-a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO

PREZENTADO DE LIBROJ

En Vigo, kie okazis la lasta hispana kongreso, inter multaj konkludoj estas la jenaj novaĵoj pri E-libroj en Hispanio.

La jubilea komisiono eldonos, kun permeso de la familio Tudela, 500 ekzemplerojn de tia jam konata vortaro.

La ilustrita broŝuro «Esperanto ponto de la mondo», tradukita de Rafaela Ureña, estas eldonata je cent mil ekzempleroj.

«D-ro Esperanto L. L. Zamenhof, apostolo de la paco», verkita de s-ro de la Puente, kiu faras novelon kun fantazio pri la historio de Pollando. Li eldonos mil ekzemplerojn.

La serio «Sferoj» eldonos la okan numeron «Kandama».

Ankaŭ daŭrigos la kolekto de hispanaj tradukaĵoj. Preskaŭ elĉerpita la n-ro 1 «La familio de P. Duarte» de Cela, jam estas eldonita la n-ro 2, «Astura bukedo», kaj ni jam scias la sekvantajn titolojn: 4, «La domo de Bernarda de Alba» de Lorca. 5, «Malsupra tero» de Guimerá.

La sekretario de «Frateco», aŭtoro de la «Historio de la hispana esperanto movado», jam finis la manuskripton de la unua volumo, 300 paĝoj kaj prezo de 800 p-toj. Ĝi havas cent biografiojn de hispanaj esperantistoj.

Nia valencia samklubano José Añó prezentis sian lernolibron «A E I O U de la Internacia Lingvo» kiu havis grandan akceptadon. Multaj aĉetis ĝin, kaj jam estas preta nova eldono. Ni deziras al li grandan sukceson.

Ni ankaŭ havas grandegan novaĵon: la unua video-kurso, eldonita en Valencio pere de ILEI, kun elementa kurso de la perfraza metodo de Zaragozá. Ĝi estas duflanka ĉar pritraktas ĉu instruado ĉu movado. Ĝia prezo estas 6000 p-toj.

JOHANO

Página 7 del original
Página 7 del original

ZAMENHOFAJ VORTOJ

[BILDO p.7] Maldekstre, altkontrasta stiligita portreto de Zamenhof — kapo kun okulvitroj kaj barbo, en nigraj kaj blankaj makuloj; en la malsupra dekstra angulo de la desegnaĵo monogramo de la artisto.

…Kiel estas sendube, ke post la nokto venas mateno, tiel sendube estas, ke post mallonga aŭ longa batalado Esperanto pli aŭ malpli frue estos enkondukita en komunan uzon por la komunikiĝoj internaciaj. Ni konfirmas tion ĉi kuraĝe ne tial, ke ni tiel volas, ke ni tion esperas, sed tial, ke la konkludoj de simpla logiko diras, ke tiel esti devas kaj ke alie esti ne povas. Longan tempon eble ankoraŭ la esperantistoj devos bataladi, longan tempon eble ankoraŭ ĉia bubo ĵetados sur ilin ŝtonojn, koton kaj malsaĝajn spritaĵojn, sed tio, kio devas veni, pli aŭ malpli frue venos. La iniciatoroj de la esperanta afero eble ne ĝisvivos ĝis tiu tempo, kiam fariĝos videblaj la fruktoj de ilia agado, ili iros eble en la tombon kun la malestima nomo de homoj, kiuj okupadis sin je infanaĵoj, sed pli aŭ malpli frue por la maldolĉa kaliko, kiun ili trinkas el la manoj de la samtempuloj, la posteuloj konstruos al ili monumentojn kaj elparolados ilian nomon kun la plej granda danko. Longe ankoraŭ eble ili ŝajnos al la mondo senfortaj, multajn fojojn eble ankoraŭ ilia afero ŝajnos al la mondo eĉ mortinta kaj je ĉiam enterigita, sed tiu ĉi afero jam neniam mortos, ĉar ĝi morti jam neniam povas. La afero vivos kaj konstante rememorigados pri si; post ĉiu nova silenta tempo, se ĝi eĉ daŭrus dekon da jaroj, aperos nova revigliĝo; kiam laciĝos unuj batalantoj, aperos pli aŭ malpli frue novaj energiaj batalantoj, kaj tiel la afero iros tiel longe, ĝis fine ĝi plene atingos sian celon. Ne malĝoju tial, esperantistoj, se nesaĝaj homoj ironie rimarkas al vi, ke vi estas ankoraŭ tre malmultaj, ne perdu la kuraĝon, se via afero iras malrapide. La afero konsistas ne en rapideco, sed en certeco. Multe da sencelaj aferoj ekbrilis antaŭ la mondo rapide, sed ankaŭ rapide falis; afero bona kaj certa progresas ordinare malrapide kaj kun grandaj malhelpoj.

(Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia). Jaro 1900.

Página 8 del original
Página 8 del original

LERNEJA PAĜO

Statistiko de la lernokursoj

De 1982 ĝis 1985 1986
Kursoj 15 3
Gelernantoj 213 49
Lernantoj 121 24
Lernantinoj 92 25

Aĝo

De 1982 ĝis 1985 1986
Antaŭ 18 jaroj 39 8
de 18 ĝis 25 80! 19
de 26 ĝis 35 51 8
de 36 ĝis 50 26 9
de 51 k.t.p. 17 5

Studa nivelo

De 1982 ĝis 1985 1986
Elementala 20 9
Baza 46 10
Meza 48! 11
Profesia 26 4
Teknika 20 5
Mezuniversitata 29 7
Universitata 24 3

Kalendaro

De 1982 ĝis 1985 1986
1-a kvaronjaro 67 15
2-a « 70! 9
4-a « 53 25
Sabatoj 15

Propagandilo

De 1982 ĝis 1985 1986
Amikoj kaj familianoj 86! 17
Ĵurnaloj 57 9
Spektakla anoncaro «Cartelera Turia» 9 5
Afiŝoj 32 7
Radio kaj TV 10 7
Aliaj 18 4

Página 9 del original
Página 9 del original

ĈU NIA LABORO DEKLIVAS?

[BILDO p.9] Linia grafikaĵo. La vertikala akso estas gradigita de 20 ĝis 70 je dekoj; la horizontala akso portas la jarojn 82, 83, 84, 85 kaj 86, ĉiu kun vertikala streko ĝis la kurbo. La linio ekas alte super 82 (ĉirkaŭ 66), falas krute al ĉirkaŭ 40 en 83, releviĝas al ĉirkaŭ 49 en 84 kaj poste malrapide malaltiĝas tra 85 (ĉirkaŭ 47) ĝis ĉirkaŭ 44 en 86.

Ĉu vi konstatas la grafikon? La matrikulado de gelernantoj malaltiĝas. Ni komencas deklivi. Kia estas la kaŭzo?

La propagando, en la nuna mondo, estas la plej efika maniero por varbi, do nia propagando ne estas bona.

Same kiel en la komerco, la kliento estas la plej efika maniero por propagandi. Ni klientoj de la instruado de esperanto, devas propagandi. Vidu en la statistiko ke la personoj estas tiuj, kiuj pli da gelernantoj allogis. Kiom da gelernantoj vi konvinkigis por veni al la kursoj?

La aliaj propagandiloj ne estas malŝatindaj. Mi petas al la estraro pensu serioze la propagandlaboron. Ke ĝi elektu unu manieron, aŭ vi, kara leganto, pensu kaj laboru ĉian manieron propagandi.

JOHANO

[BILDO p.9] Malsupre, larĝa desegnaĵo el altkontrastaj siluetoj: vico de ĉirkaŭ dudek homoj — viroj kaj virinoj en mantelo, kelkaj kun sako aŭ ĉapelo — starantaj unu apud la alia kaj rigardantaj al la leganto.

Página 10 del original
Página 10 del original

KIAM UZI «-ATA» KAJ «-ITA»?

Iuj gesamideanoj demandis al mi ĉu estas kelkaj reguloj por bone uzadi, logike, ambaŭ formoj. Estas iel komplika la korekta uzado de «-ATA» kaj «-ITA».

Krom la ekzemploj, kiujn mi donas en mia «PRAKTIKA KURSO» pri la uzado de tiuj pasivaj participoj, -ĉiam akre diskutataj- jen kelkaj konsideroj:

Kiel ĝenerala principo «-ATA» ekzistas nur kiam la ago daŭras, kontinuas, ne estas ankoraŭ finita. Kiam temas pri ago unuopa la afero estas tre facila:

«La legata novelo» estas novelo, kiun mi komencis legi kaj ankoraŭ mi legas; mi estas leganta ĝin, ĉar ankoraŭ mi ne finis ĝin legi.

«La konstruata domo» diras al ni, ke oni temas pri domo, kies konstruon jam komencis sed ties konstruado ankoraŭ daŭras.

La participa pasivo «-ITA» indikas, ke la ago ne plu daŭras, jam finis. Ekzemple:

«La legita novelo» signifas ke mi jam ellegis ĝin kaj tial mi lokis la novelon en la bibliotekon.

«La konstruita domo» estas domo, kies konstro jam finis, ne plu daŭras ĉar jam ĝi estas definitive konstrita.

Sed ĉe la pasivaj formoj la uzado de ambaŭ estas iom pli komplika kaj konfuza.

Zamenhof konsilas (same ke pri la uzado de la «-n» de la akuzativo), ke, kiam oni dubas, hezitas inter «-AT» kaj «-IT», tiam uzu prefere «-IT» aŭ transitivan formon, per la sufikso «-IG».Ekzemple:

«Viaj leteroj ĉiam estas skribitaj kaligrafe de vi».

«Viaj leteroj ĉiam vi skribiĝas kaligrafe».

Jen estas reguloj por la korekta uzado de «-AT» kaj «-IT»:

1.-Transformu la pasivajn verbojn en aktivo kaj aldonu «-AD» aŭ uzu la aktivan participon

Página 11 del original
Página 11 del original

«-ANT». Se la senco, la penso, la ideo, la kompreno ne varias, tiam uzu «-ATA» kaj kontraue, se la senco ŝanĝiĝas, uzu «-ITA». Ĉio dependas de la ideo, de la penso, kiun ni deziras esprimi. Ekzemple:

«La letero estas skribata/skribita de mi».

Ni dubas, hezitas ĉu uzi «-ATA» aŭ «-ITA». Kion fari? Nur ni devas meti la frazon en aktivon kaj aldoni «-AD» aŭ «-ANT» kaj se la senco de la frazo ne ŝanĝas, uzu «-AT»:

Mi skribas = mi skribADas aŭ mi estas skribANTa la leteron.

La penso, la senco estas egala, ne ŝanĝas. Ĝi signifas, ke la skribado de la letero daŭras, ankoraŭ ne finiĝis. Do, ni uzos «-AT»:

«La letero estas skribITa de mi».

Kontraŭe ni devas uzi «-ITA» kaj ankaŭ ni povas aldoni en ĉi tiu kazo la vorton «definitive»:

«La letero estas skribITa definitive de mi».

2.-Alia regulo estas jene:

Uzu «-AT», kiam, sen ŝanĝo de la senco, ni povas aldoni al la frazo «plu kaj plu».

Se tio ne eblas, ni devas uzi «-IT». Ekzemple:

«La ĵerzo estas aĉetATa/aĉetITa de mia fratino».

Metante la frazon en aktivon kaj aldonante «plu kaj plu»:

«Mia fratino aĉetas «plu kaj plu» la ĵerzon».

Ĝi estas ne logika frazo, do, ni uzos «-IT» kaj skribi:

«La ĵerzo estas aĉetITa de mia fratino».

PRAKTIKU PER LA JENAJ EKZEMPLOJ:

1.-La pomo estas manĝ…a de Paŭlo. 2.-Esperanto estas lern…a de la gelernantoj. 3.-La ŝtelisto estis arest…a de la polico. 4.-La libro estas verk…a de mi. 5.-Tiu ĉi loko estas jam okup…a. 6.-Li estas okup…a en la oficejo. 7.-La supo estis manĝ…a kaj la telero estis malplena. 8.-Tio estas lia am…a ĉevaleto. 9.-La muso estis kapt…a de

Página 12 del original
Página 12 del original

la kato. 10.-La muzeo estas lok…a en la subtera etaĝo. 11.-Ŝi ne povis esti las…a sola. 12.-Jen kelkaj ideoj de la prelego far…a dum la kongreso.

JEN ESTAS LA SOLVOJ

1.-manĝata. 2.-lernata. 3.-arestita. 4.-verkita. 5.-okupita. 6.-okupata. 7.-manĝita. 8.-amata. 9.-kaptita. 10.-lokita. 11.-lasata. 12.-farita.

F. Navarro


«JUNAJ VERKISTOJ»

«JUNAJ VERKISTOJ» estas kolektivo de junaj esperantistoj, kiuj kreiĝis en la 9-a HEJS-Renkontiĝo okazinta en Malago (Hispanio). Ĝi celas kunordigi la poreldonajn strebojn de la junuloj, kiuj verkas kaj trovis konvena publikigi ĉi tiel. Tiu kolektivo serĉas kunlaborantojn por publikigi literaturajn, kulturajn kaj sciencajn librojn. La unuan subvencios Andaluzia Esperanto-Unuiĝo kaj ĝi titoliĝos «PANDEMONIO». En ĝi havos lokon beletraĵoj, eseoj, ktp. Oni petas nur, ke la manuskriptoj estu lingvaĵe kaj stile decaj. Ĝis nun tiun kolektivon konsistigas jenaj personoj: Miguel A. Sancho, Miguel Fernández, Rikardo F. Albert, Georgo Kamaĉo, Alberto Franco, Francisco Pérez, María José Quesada kaj Francisko Ksavero Moleono. La adreso de tiu kolektivo, de kiu vi povas peti informojn, aŭ al kiu vi povas sendi manuskriptojn, jenas:

A. S. S. Apdo. 6026 41080 SEVILLA HISPANIO


-Mi ĝojas ke plialtiĝas la prezo de la aŭtobusbiletoj.

-Ĉu vi estas frenezulo?

-Tute ne! Kiel mi iras paŝante, ĉiufoje ke plialtiĝas la prezoj, mi ŝparas pli da mono.

Ulekso

Página 13 del original
Página 13 del original

KIAL NE RIDETI?

LA PLEJ FREMDA

La nova riĉulo postulas ke oni instruu fremdan lingvon al sia filo.

-Kiun, la anglan, la francan, la germanan…?, diris la direktoro.

-Mordetante sian dikan cigaron, la riĉulo cerbumas kaj fine demandas:

-Kiu estas la plej fremda?

MALBELA INFANO

-Paĉjo, konduku min al la cirko!

-Neniel, filo. Kiu deziru vidi vin, ke li venu hejmen.

ĈE LA KONSULTEJO

Antaŭ ĉio, rekomendas la kuracisto al sia paciento, vi devas manĝi pli da frukto, kaj, speciale, la ŝelon, ĉar ĝi enhavas multe da vitaminoj. Ni vidu, li aldonas, kia estas via preferata frukto?

La paciento, honorigita, replikas:

-La kokosojn!, doktoro.

ĈE LA RESTORACIO

-Kelnero! Sep fojojn mi vokis vin! Ĉu estas ke vi ne havas orelojn?

-Jes, sinjoro. Kiel vi deziras ilin, rostokrade aŭ vinagrsaŭce?


Mi konsilas al la ĵus bakitaj lernantoj kaj al la «eternaj komencantoj»:

Analizu la tiklajn punktojn de la gramatiko; parkerigu, enmemorigu la spritaĵojn cele al la flua parolado kaj enskribu en vian memoron la, por vi, novajn vortojn; faru frazojn por uzi la novajn vortojn.

F. Navarro

Página 14 del original
Página 14 del original

A M I K A Ĵ O

al Luis Hernández

Hernández, vi ne mortis, ĉiu ero el via koro vivas kiel oro en ĉiuj ni, en ĉiu bona koro scianta Esperanto ama vero.

Sed oro estas oro, koopero persona mankas nin, la oratoro mutiĝis, malaperis la motoro varbiga al bezona sinofero.

Antaŭen, do! Kaj ankaŭ nia dio, Esperantismo iĝos religio kun la Esperantujo kiel templo!

Hernández, vi ne mortis, vi, amiko, daŭrigas vin per ni kaj via briko varmiĝis pli kaj pli kiel ekzemplo!

Lisboa, aŭgusto, 1963

Saldanha Carreira UL 2000


47-a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO

Madrido, de la 16-a ĝis 20-a de Aprilo 1987

1887 – JUBILEA JARO – 1987

Kongresa Sekretariejo: Liceo de Esperanto Atocha, 98, 4º 28012 – MADRIDO

Página 15 del original
Página 15 del original

REMEMORO PRI LUIS HERNANDEZ

[BILDO p.15] Malhela, grajneca nigrablanka fotografaĵo dekstre supre: viro en kompleto kaj kravato, vidata deprofile, parolas antaŭ tablomikrofono; malantaŭ li apenaŭ videblas alia persono. Sen apudskribo.

Li mortis antaŭ dudek kvin jaroj. La paso de la tempo gigantigas lian figuron kaj grandigas niajn rememorojn pri li. Ŝajnas al ni, liaj amikoj kaj liaj kamaradoj, ke li ne malaperis por ĉiam. Ŝajnas ke ni denove vidos lin, aperanta en niaj kunvenoj, silenta, preskaŭ ne rimarkata, paŝanta kun tia ŝajne felina marŝo kun kiu li aperis antaŭ ni, tiel malpeza pro lia malgrandeco, tamen kia granda homo li estis! Multaj samideanoj tute ne scias kian ciklopan animon li havis; tute ne scias ke li tre ofte pasigis plenajn noktojn, en kiuj li dediĉis sian tutan energion, sian animon kaj ankaŭ sian korpon, al la Esperanta laboro. Li per sia senlaca agado montris al ni taŭgan ekzemplon, pri kio devas esti konscia esperantisto, ekzemplo kiun ni devus imiti. Ni gardu en la interno de nia koro la plej indan rememoron pri li: Ni penu imiti lian belan konduton!

JUAN BOSCH

DEZIRAS KORESPONDI

              Xia Rongqiang
              La Unua Mezlernejo
              Jiujiang-urbo
              Jiangxi-provinco, Ĉinio

Ĉina esperantisto, 33-jara, gvidanto de Esperanto-grupo. Interesiĝanto pri pejzaĝoj kaj moroj de la mondo. Skribu la adreson laŭ la han-lingva fonetika alfabeto:

中华人民共和国,江西省, 九江市第一[?]中学

夏荣强[?]先生收

[BILDO p.15] La supraj ĉinaj signoj aperas manskribitaj per inko, en kursiva dukto, sub la teksto de la anonco. La signoj markitaj per [?] estas malfacile legeblaj pro la kursivo.

Página 16 del original
Página 16 del original

HISPANA LITERATURO

Endas serĉi 100 esperantistojn por eldoni la serion «Hispana Literaturo», kiu montros al la skeptikuloj la valoron kaj taŭgecon de Esperanto.

Ĉu vi povas anticipe pagi 2.200 p-tojn kaj subskribi 4 volumojn kiel «La familio de Pascual Duarte», «Astura bukedo» kaj aliaj?

Sendu la monon al: s-ro Miguel Gutiérrez Aduriz strato Prolongación Floranes, 57-2º, Santander.

Rimarko: Nun estas en presejo: «Stultaj infanoj», de Ana Mª Matute.

«LUM-RADIO», TRANSLOKIĜIS

La Esperanto-Grupo de Cheste «Lum-Radio» translokiĝis al la Kultura Domo de tiu urbo. Ili informas ke ĉiuj vizitantoj al la nova ejo estas bonvenaj.

NOVA LERNOLIBRO

Nia samgrupano José Añó, esperantiĝita de mallonge, jam fruktodonis helpan lernolibron. Tion kion li scias, li ne volas por si mem, sed por la aliaj. Lia malavareco donas al ni la lernolibron «A E I O U de la Internacia Lingvo».

Li plenumas la proverbon: Unu bildo pli valoras ol mil vortoj. Tiamaniere, tra la 50 paĝoj de sia verko vi povas kunigi ĉiun vorton kun ĉiu bildo, la plej natura maniero por enkapigi bazan vortaron.

La vigla agado de José Añó, estu ekzemplo al ni ĉiuj, por ke nia grupo estu ĉiam E-agema. Aĉetu en nia Libro-Servo tian verketon, bele presita, bone eldonita. Petu dediĉon al la aŭtoro kaj ellernu ĝin. Certe vi ampleksos vian vortaron.

JOHANO

Página 17 del original
Página 17 del original

[BILDO p.17] Tuta paĝo manskribita per inko: partituro sur ornamita, volvita rubando kun la titolo kaligrafie skribita — Pro malnova amikec’ — kaj, dekstre en la volvaĵo, la noto «Kopiis F. Navarro.». Sub la rubando kvar liniaroj en soprana kleo, kun unu bemolo ĉe la ŝlosilo kaj takto «C»; super la unua staras «Moderato» kaj «mf.», super la lasta «rit.», kaj la lasta liniaro finiĝas per la signo «D.C.». Sub la notoj kuŝas la kantoteksto:

«1. Malnovan ami-kecon ĉu ne trovas reme-mor’, ju-neca ĝoj’ ĉu jam ne plu re-venos al la kor’?. Pro junaj jaroj, ho, amik’ pro ĝoj’ de juna spec’ ple-numu toston, jen kalik’, pro nia amikec’!.»

Sub la partituro, same manskribitaj, la du strofoj:

1.- Malnovan amikecon
    ĉu ne trovas rememor',
    juneca ĝoj', ĉu jam
    ne plu revenos al la kor'?.

    Pro junaj jaroj, ho, amik'
    pro ĝoj' de juna spec'
    plenumu toston, jen kalik',
    pro nia amikec'.

2.- Jen mia man', ĝin konas vi,
    do vian donu nun;
    ni serĉu kun melankoli'
    printempon en aŭtun'!.

    Pro junaj jaroj, ho amik',
    vi ankaŭ amikin',
    ni kune tostu, jen kalik'
    pro ni eltrinku ĝin!.

Página 18 del original
Página 18 del original

ESPERANTO EN LA RADIO (102.7 m en F. M.

Oni fermas la okulojn kaj ŝajnas ke oni faras nenion… ke temas pri la hieraŭo. Kaj ne: baldaŭ plenumiĝos unu jaro ekde la herzianaj ondoj ĵetas al la kvar ventoj de Valencio la Internacian Lingvon. Eĉ eble multaj valenciaj esperantistoj tion ne scias, sed ekde marto de la pasinta jaro, ĉiusemajne s-ro Felikso Navarro Clemente surmetas en antenon sian programon «Esperanto en la Radio». En Radio Klara, F.M. 102.7.

Ĉio komenciĝis kaŝe, kun la modesto kiu lin karakterizas; preskaŭ irante milde por ne ĝeni. Kiel la bona kuirado, per malforta fajro, sed sen malzorgoj. Kaj, kompreneble, kun bonaj ingrediencoj. Ĉu rezultoj? Oni vidos: preskaŭ silente «Esperanto en la Radio» konvertiĝis ne nur en programo kie oni disvastigas la lingvon, sed en plena sinjora kultura programo (tiel tion pruvas la alvokoj de la aŭskultantoj, inter kiuj oni povas kalkuli tiuj de la kolektivo de Radio Klara) kiu estas aŭskultata kun granda atento, kiel tion pruvas la fakto, ke la pli granda parto de la lernantoj kiuj partoprenis la lastajn kursojn, estas aŭdantoj de tiu programo.

Dum la unuaj monatoj, oni elsendis lunde je la 16,45 h., kun daŭro de 45 minutoj, sed baldaŭ vidiĝis la neceso plilongigi ĝin ĝis unu horo. Nuntempe oni elsendas marde, de la 17-a ĝis la 18-a horo, tago kaj horo en kiuj la programo trovis sian idealan akcepton (dank’al la bona ricevo de la Kolektivo de Radio Klara). La programo enhavas unu parton, dediĉita al la historio kaj al aliaj aspektoj kiuj havas rilatojn kun Esperanto, kurson kaj informaron pri esperanta movado; ne forgesante la gravan kontribuon de la kantoj en la lingvo.

[BILDO p.18] Inka desegnaĵo malsupre dekstre: dratmasta radiodissenda turo, el kies supro eliras fulmosimilaj radiadaj zigzagoj al ambaŭ flankoj.

Estas kun plena justo ke «Valencia Luno» gratulu ĉi tiun fervoran esperantiston, kies pli ol 50 jaroj dediĉitaj al la instruado de la idiomo, ne atingas kaŝi ke «nia» profesoro sentiĝu per la programo, kiel infano kun novaj ŝuoj.

CONRADO MEDINA

Página 19 del original
Página 19 del original

[REKLAMO p.19] 72-a UNIVERSALA KONGRESO de ESPERANTO / 25 Jul. — 1 Aŭg. 1987 / VARSOVIO, POLLANDO Konstanta adreso: universala kongreso de esperanto, Nwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Adreso de L.K.K.: p/a PEA, ul Jasana 6, PL-00-013 Warszawa 1, Pollando

[BILDO p.19] Maldekstre de la anonco, la blazono de Varsovio: ŝildo kun sireno — virino kun fiŝvosto — kiu levas glavon per la dekstra mano kaj tenas rondan ŝildon per la maldekstra.

DONACOJ POR NIA BULTENO

Grupo Esperanto de Alicante…….. 1.000 p-toj

PARDONPETA REDAKCIA NOTO

Post unujara lumluna silentado, Valencia Luno, denove estas ĉe vi.

Dum ĉi tiu tro longa eklipso, mi profitis por ŝargi mian tajpilon, kaj mi promesas, almenaŭ okaze de nia Centjariĝo, atingi akurate viajn lunamantajn legemajn okulojn.

La Redaktoro

SOLVO AL LA KRUCENIGMO Nº 16

HORIZONTALE: 1.-Sur. 2.-Firme. 3.-Pagodoj. 4.-Sibli. Lop. 5.-Ilro. Kina. 6.-Oki. Fetiĉ. 7.-Oksonio. 8.-Ocijk. 9.-Ino.

VERTIKALE: 1.-Sio. 2.-Pilko. 3.-Fabriko. 4.-Siglo. Sci. 5.-Uroj. Foin. 6.-Rmd. Kenjo. 7.-Eolitik. 8.-Jonio. 9.-Paĉ.

Página 20 del original
Página 20 del original

KRUCENIGMO Nº 17

De ALIA-GO

[BILDO p.20] Krucenigma krado de 9 × 9 kvadratoj, kun la kolumnoj numeritaj 1 ĝis 9 supre kaj la vicoj 1 ĝis 9 maldekstre. La ekstera konturo estas oktogona (la anguloj de la kvadrato estas fortranĉitaj), kaj la nigraj kaseroj formas en la centro kvarpintan stelon.

HORIZONTALE: 1.-Eligi voĉmodulatajn harmoniajn sonojn aŭ vortojn. 2.-(Rad.) Ekvinoksa punkto. 3.-Malprofunda senkovrila kaserolo kun longa tenilo. La centra parto de heliko, cirkaŭ kiu ekvilibriĝas la aloj. 4.-(Inv.) Muskola kava organo, kiu estas la centra organo de la sangocirkuliga sistemo. (Rad.) Unu el la ioniaj insuloj, reĝlando de Uliso. 5.-Adverbo-interjekcio, per kiu oni rifuzas, malkonsentas, k.t.p. Mallongigo de postskribo. 6.-La plej ĝenerala ideo de io, kio estas. Garni per subŝtofo el kotono kombita kaj premita en molaj tavoloj. 7.-(Rad.) Heroo de fama dramo de Ŝekspiro. (Inv.) Tradicia rakonto pri la dioj aŭ praavoj kaj iliaj agoj en la komenco de la tempoj. 8.-Skota mallonga jupo por viroj (adverbe). 9.-Genro de mamuloj el la subordo de parhufuloj al kiu apartenas la ŝafo (akuzative).

VERTIKALE: 1.-Ĉevalo de malgranda raso, kun longaj haroj. 2.-(Rad.) Per leĝa aŭ polica aŭtoritato kapti iun, por tiun malliberigi. 3.-Mamulo tenata kiel muskaptanta dombesto. Subbrake portata ujo, por oportune transporti desegnaĵojn, dokumentojn, kajerojn k.t.p. 4.-(Rad.) En ŝakludo, movi, per unu samtempa movo, unu el la turoj, metante ĝin ĉe unu flanko de la reĝo, kaj la reĝon mem, metante ĝin ĉe la alia flanko de tiu turo. (Rad.) La manĝebla frukto de olivarbo. 5.-Ĉiu homo, inkluzive de mi. Singulara virseksa pronomo. 6.-Havi en la mano(j) aŭ la brakoj, kaj ne ellasi. Promeso farita al Dio plenumi meritan agon, se li konsentas ian peton. 7.-(Rad.) Izatido. (Rad.) La fama ĉefurbo de Atiko. 8.-Trempi (iun) en akvo, aŭ simple aspergi per akvo aŭ alia likvaĵo, kiel puriga aŭ inica rito. 9.-(Rad.) Kombinaĵo kun grupo-NOH, preparita ekzemple el ketono kaj hidroksilamino.

Edita: Grupo Esperanto de Valencia Dep. Legal V-1683-1983 Redactor: José Pérez Sempere

Valencia Luno n.º 18 (julio de 1987)

Texto completo del número 18 de Valencia Luno, el boletín del Grupo de Esperanto de Valencia, de julio de 1987: 20 páginas transcritas del original.

Portada de Valencia Luno n.º 18, julio de 1987.
Portada de Valencia Luno n.º 18, julio de 1987.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1987_n18_jul

Qué tiene de especial este ejemplar

  • En la primera frase de la página 2 la palabra «ne» no está mecanografiada: está añadida a mano encima de la línea, con un signo de inserción. Sin ella la frase diría justo lo contrario: «Kvamkam nia Grupo ne devas esti tro kontenta pro sia aktivado…».
  • El número no lleva índice ni número de página impreso: la página 1 es la cubierta (cabecera, dirección, «Nº 18 – JULIO 1987» y dos fotos) y los artículos empiezan en la 2. Las páginas que se citan aquí son las del escaneo.
  • La canción «Adiaŭ, Hispanio» da dos versiones del mismo verso: bajo las notas (p. 18) el texto dice «Mi pro la peno mortiĝos loĝanta ekstere de vi», mientras que el texto manuscrito de la página 19 dice «loĝante».
  • Las páginas 18 y 19 son una partitura manuscrita entera: título caligráfico, nueve pentagramas con tres bemoles y compás de 2/4, letras de acorde escritas encima de los pentagramas y los signos de segno y de coda dibujados a mano, con la indicación «Al 𝄉 ĝis ⊕ / kaj saltas» al final del sexto pentagrama. Las letras de acorde solo se leen en parte.
  • La máquina de escribir no tenía los circunflejos del esperanto, y el papel los resuelve de maneras distintas: la lista de países de la página 7 imprime «Ĉehoslovakio», con la hache pelada, y la dirección de la página 15, «Ceĥoslovakio», con el sombrero solo sobre la hache; en la página 9 el monasterio de Murcia sale como «Monañejo», con eñe en lugar de ĥ.
  • La lista del comité del congreso (p. 14) imprime «Internaj Rilatej» y «Eldonaĵej» acabados en -ej, justo al lado de «Eksteraj Rilatoj» con -oj; la misma terminación sale en «kunveno de valencia esperantistej» (p. 10). La o de esta máquina sale muy llena de tinta y a menudo parece una e, pero en estos tres sitios el papel lleva -ej.
  • El número está todo en esperanto salvo dos pies: bajo la caricatura del coche (p. 10) la misma broma se repite en búlgaro con alfabeto cirílico («Да, тя е хубава,елегантна,бърза…но изкуствена.»), y el colofón de la página 20 está en castellano («Edita: Grupo Esperanto de Valencia / Dep. Legal V-1683-1983 Redactor: José Pérez Sempere»).
  • El artículo «KIAJ ESTAS LA VIROJ?» (p. 13) acaba con «(Daŭrigos)» y no lleva firma: el nombre «Ulekso» que viene más abajo pertenece al chiste impreso bajo la línea horizontal, no al artículo.

Qué hay en este número

p. Título Idioma Firma
2 AGADOJ DE NIA GRUPO epo Conrado Medina
3 LA 47-a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO epo Johano-Antono Giménez
4 BAZAJ NORMOJ POR LA PROTEKTADO DE LA ĈIRKAŬA MEDIO FLANKE DE LA TURISMO epo Tradukis: Juan Bosch
5 N O T U ! epo
6 NOVA EPOKO DE «VALENCIA LUNO» epo La redaktoro
6 GRAVA AKCEPTO DE LA VALENCIA TURISMA BROŜURO epo Pascual Pont
7 INDIVIDUAJ PETOJ PRI LA VALENCIA TURISMA BROŜURO EN ESPERANTO, 2-a ELDONO. epo
7 DEZIRAS KORESPONDI epo
8 NASKIĜO DE LA GRUPO «JUNA SUNO» epo La Juna Suno
9 KUNVENO EN KAMPADEJO epo Conrado Medina
11 KIAM UZI «PLI» KAJ «PLU» epo F. Navarro
12 KIAL NE RIDETI? epo F. Navarro
13 KIAJ ESTAS LA VIROJ? epo
14 KONGRESO EN VALENCIO epo Johano-Antono
15 DEZIRAS KORESPONDI epo
16 LA VERAJ BESTOJ ESTAS… epo S. Ricarte
17 antaŭ 50 jaroj… epo El la gazeto «La Praktiko», 1937-a jarkolekto
18 Adiaŭ, Hispanio epo Muziko: D. Montorio; Teksto: R. Perelló; F. Navarro
20 KRUCENIGMO Nº 18 epo ALIA-GO
20 SOLVO DE LA ANTAŬA KRUCENIGMO epo

El boletín, entero

Página 1 del original
Página 1 del original

[BILDO p.1] Kapa strio sur verda fono: maldekstre blanka desegnaĵo de valencia gotika turo (pordego kun kreneloj), apude granda blanka lunarko formanta la komencan literon de la titolo VALENCIA LUNO, kaj dekstre kvinpinta stelo.

ESPERANTO – BULTENO DE LA VALENCIA KOMUNUMO

GRAN VIA FERNANDO EL CATOLICO, 45, 3.ª – ☎ 326 96 16 • 46008 VALENCIO (HISPANIO)

Nº 18 – JULIO 1987

[BILDO p.1] Foto: du viroj staras apud tablo plena je paperoj kaj libroj; la dekstra, okulvitra kaj kravata, estas William Auld. Apudskribo: «S-ro William Auld kun nia kunlaboranto J. Antono Giménez».

[BILDO p.1] Foto de teatra sceno sur malluma scenejo, kun aktoroj kaj dekoracio. Apudskribo: «Bulgara E-Teatro ludis dum madrida Kongreso».

Página 2 del original
Página 2 del original

AGADOJ DE NIA GRUPO

Conrado Medina

Kvamkam nia Grupo ne devas esti tro kontenta pro sia aktivado, tamen ja oni povas rimarki kelkajn interesajn -inkluzive gravajn- agojn.

(Noto de la transskribo: la vorto «ne» ne estas maŝinskribita; ĝi estas aldonita permane super la linio, kun enmeta signo.)

Dum somero okazis parolado de s-ro Freddy Bosmans, el Belgujo, pri «Esperantoterapio». Ankaŭ s-ino Janina Januszkiewicz paroladis pri Pollando, en la grupejo kaj ankaŭ en la Kulturdomo de Cheste.

Lilija Pavlova, bulgara esperantistino, vizitis nin, interparolante pri interesaj aferoj. Ŝi estas poetino kaj ankaŭ tradukas al esperanto kaj al la bulgara lingvo, hispanajn verkojn. Redaktoro de «Las Provincias» intervjuis ŝin -samtempe s-ro Félix Navarro- kies intervjuo aperis sur la nomita ĵurnalo la 28-10-1986.

Alia interesa vizito estis tiu de s-ano Paŭlo, el Brazilo, kiu estas kartografisto en granda komerca ŝipo. Li interparolis kun lernantoj el la elementa kaj konversacia kursoj. Li afable invitis kelkajn el ni por koni la ŝipon, ankaŭ por manĝi en ĝi.

Dum Fallo-festoj estis kun ni s-anoj Mina, el Japanio; Georges, el Francio kaj Roy, el Usono.

Grava evento estis trapaso de biciklantoj esperantistoj, kiuj per cikloturismo disvastigas Esperanton tra la tuta Eŭropo, ĝis sia alveno Varsovion por partopreni en la Centjara Kongreso. Tiu ĉi afero aperis en ĵurnaloj de Castellón kaj Valencia. Ni disdonis mil foliojn propagantaj esperanton kaj bicikladon. Ĉi tiuj francaj samideanoj estas Jean Marc, Jorgo kaj Silvie.

Pri eldonaĵoj, ni devas konstati la sukceson okaze de la dua eldono de broŝuro pri Valencio (ni jam ricevis plurajn gratulojn el la tuta mondo). Ili diras ke ĝi estas unu el la plej belaj, kaj oni montras ĝin al la lernantoj kiel ekzemplon de bonagado esperanta. Ankaŭ estas sukceso la libro de nia kara s-ano José Añó «a e i o u del esperanto». Jam aperis la dua eldono, tre pliboneldonita. Internacie oni tre bone valoras ĉi instruan metodon.

Ankaŭ ni devas informi por fini, pri du interesajn aferojn. Unue: Oni okazigis intervjuon kun membroj de nia Grupo en Radio Cadena, Intervalencia Radio, Radio Color, Valencia SER kaj Radio Onteniente (telefone). Due: Oni komencis jam elementan matenkurson ĉe ni. Mardoj kaj ĵaŭdoj, de 11,30 ĝis 12,30.

Página 3 del original
Página 3 del original

LA 47-a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO

Du grandaj novaĵoj envenigis nin al Madrido. Unu la teatra programo, alia la vizito de William Auld.

La teatron ludis Bulgara Esperanto-Teatro. Ĉi tiu grupo de entuziasmigitaj esperantistoj, profesiaj aktoroj, elektis el sia longa repertuaro, du hispanaj tradukaĵojn. «Pikniko sur la batalkampo» de Fernando Arrabal, kaj «La kaverno de Salamanka» de Miguel de Cervantes.

Vendredon kaj sabaton ili ripetis ambaŭ teatraĵojn, plenigante la tutan salonon. Bona ludado, kompleta kaj adekvata vestaro, argumenta dekoracio, bona prononcado, ktp., estis la karakteroj de la Bulgara Esperanto-Teatro.

La vizito de William Auld, kiu estis tre afabla parolanto al ĉiu kiu alproksimiĝis al li, elstara esperanto-verkisto, gravigis la Madridan Kongreson.

Li partoprenis kiel moderiganto en la debato pri «La lingvoj de la ibera duoninsulo». Li komencis laŭtlegante sian poemon «Nokte» kaj poste la partoprenantoj po unu denaska parolanto de la lingvoj galega, kastilia, kataluna, portugala kaj vaska. Preskaŭ unu horo daŭris la debato, en plenplena biblioteko de la Universitato.

William Auld, en la Oficiala Fermo de la Kongreso, estis la gastparolanto pri «Cent jaroj de vivo kaj espero». Ni ĝuis multe aŭskultante lin, kaj multaj esperantistoj de Hispanio, silenteme, spirmanke, aŭskultis la longan sed por ni mallongan prelegon de nia majstro.

Ankaŭ ni, ĉe la fino de la Oficiala Fermo de la Kongreso, anoncis la 48-an Hispanan Kongreson de Esperanto, kiel la «Unua postjarcenta kongreso», kiun ni la esperantistoj de Valencio, organizos de la 14-a ĝis la 18-a de julio, por la jaro 1988.

Ni gratulas la organizantojn pro ilia diligenteco, aktiveco, simpatio kaj laboremo.

Tre alloga estis la programo dum la 47-a Hispana Kongreso en Madrido, same kiel la kongresejo, komforta, historia kaj urbocentra.

Johano-Antono Giménez

Página 4 del original
Página 4 del original

BAZAJ NORMOJ POR LA PROTEKTADO DE LA ĈIRKAŬA MEDIO FLANKE DE LA TURISMO

[BILDO p.4] Desegnaĵo de papilio kun malfermitaj flugiloj, supre dekstre.

Ĝuu kaj observu la riĉon de la hispanaj faŭno kaj flaŭro, sed ne kaptu bestojn nek disŝiru plantojn. Ne importu nek intencu eksporti naturajn objektojn sen permeso aŭ informo pri tio. Vizitu niajn naŭ «Naciajn Parkojn» kaj dekunu «Naturajn Parkojn», ĝuu per ili kaj evitu ilian detruon. La arbaraj bruloj okazigas en Hispanio gravajn perdojn ekonomiajn kaj ekologiajn. Ne ekbruligu fajron en la kamparo, escepte en la lokoj indikitaj por tio. Estingu la cigarstumpojn kaj ne forĵetu ilin tra la fenestroj de via aŭtomobilo. La akvo estas io tre neabunda en la plej granda parto de la hispana teritorio. Ne trouzu ĝin. La verŝado de petrolo kaj oleo de ŝipmotoroj estas grava faktoro de polucio de la akvo. Tenu en bona stato de funkciado la motoron de via boato.

[BILDO p.4] Du desegnaĵoj de fiŝoj, unu super la alia, ĉe la maldekstra marĝeno.

La akvoj de lavado kaj restaĵoj povas grave polucii la riverojn. Evitu fari ĉi tiujn laborojn ekstere de la adekvataj instalaĵoj: en kazo ne esti ebla, verŝu la malpuran akvon sur la terenon. Ne alproksimigu vian veturilon malpli ol 100 metrojn de riveretojn, riveroj, lagoj ktp. La verŝado de aŭtomobiloleoj sur la terenon povas okazigi gravan polucion de subteraj akvoj. Neniam ŝanĝu la oleon de via veturilo en la kamparo. La radspuroj de aŭtomobilo estas unu el la agentoj de komenco de erozio pli potencaj. Ne invadu kun via veturilo la herbaĵojn ekster la vojoj kaj ŝoseoj. 83 decibeloj estas la maksimuma nivelo de bruo permesata al veturilo. Krome estas io tre necesa teni en minimumaj niveloj de emisio de partikloj kaj monoksido de karbono. Tenu la motoron de via veturilo en perfektaj kondiĉoj de funkciado. En viaj vojaĝoj laŭ la ŝoseoj haltu en la servo-stacioj aŭ signalitaj staciopunktoj, kie vi povas ĵeti rubaĵojn kaj restaĵojn en la ujojn destinitaj por tio. Ĉiukaze evitu forĵeti ilin en la marĝenojn de la ŝoseoj. Forlaso de restaĵoj en la natura

[BILDO p.4] Desegnaĵo de birdo (perdriko aŭ simila) staranta sur branĉo, malsupre dekstre.

Página 5 del original
Página 5 del original

[BILDO p.5] Desegnaĵo de fluganta hirundo kun etenditaj flugiloj, supre maldekstre.

medio konsistigas atencon al la estetiko, krom klara danĝero en multaj kazoj. Lasu neniam en la kamparo restaĵojn organikajn kaj neorganikajn. Akcentu vian zorgon en zonoj speciale delikataj, kiel la plaĝoj. La elkavo farita de ekskursistoj en naturaj zonoj tre vizititaj tradukiĝas en gravajn alteraciojn de la vegetaro kaj de la surfacaj horizontoj de la planko. Kavu neniam truojn sur la plankon por malaperigi restaĵojn el ia ajn tipo. La libera kampado estas unu el la kaŭzoj pli gravaj de la polucio kaj detruo de la natura medio. Ne kampu for de la areoj destinitaj al tio. La maksimuma nivelo de ĉirkaŭa bruo permesata estas de kvindek kvin decibeloj. Evitu levi la volumon de via radiaparato aŭ televido, speciale en publikaj lokoj kaj aŭtoĉaroj, en la kamparo aŭ natura medio kaj ĉiam dum la horoj de ripozo.

[BILDO p.5] Desegnaĵo de soleca arbo kun larĝa krono, ĉe la dekstra marĝeno.

Plenumu la sanitarajn normojn kiuj rilatas al la bestoj vojaĝantaj kun vi. Tenu vian hundon ligita per la rimeno en publikaj zonoj. Por ke ili faru siajn necesaĵojn konduku ĝin al la alfluejoj ĉe la bordo de la ŝoseoj. Hispanio estas deficita lando pri energio. Estu prudenta en la uzo de varma akvo, elektra lumo kaj aparatoj de hejtado kaj aerkondiĉo. Se vi akiras terenojn aŭ konstruaĵojn en Hispanio, informiĝu antaŭe de la urbaj kondiĉoj en la koncernaj urbodomoj. La historiaj monumentoj kaj lokoj de urboj devas esti speciale zorgitaj pri la forlaso de restaĵoj. Ne forĵetu cigarstumpojn kaj aliajn objektojn kiuj povas detrui ilin.

Tradukis: Juan Bosch


N O T U !

La societanoj kiuj volas, povas veni en la Grupejon por preni belegan broŝuron pri Hispanio, eldonita kaj sendita al ni de la Turisma Ministerio.

Página 6 del original
Página 6 del original

NOVA EPOKO DE «VALENCIA LUNO»

[BILDO p.6] Desegnaĵo de la valencia blazono: ŝildo kun vertikalaj strioj, surmetita krono kaj vespertofiguro supre.

Ekde nun, nia bulteno, ne plu estos nura voĉo de la Valencia Grupo.

Estas deziro de la aliaj E-Grupoj kaj izolitaj esperantistoj tra nia landa movado ke ĝi fariĝu laŭtparolilo pri iliaj aktivaĵoj kaj informoj.

Mi bonvole akceptos kaj publikigos ĉion kion niaj samideanoj sendos al nia grupa adreso, aŭ rekte ĉe la redaktoro: José Pérez Sempere, strato Puerto Rico,12-9ª, 46006 VALENCIO.

LA REDAKTORO


GRAVA AKCEPTO DE LA VALENCIA TURISMA BROŜURO

Jam delonge elĉerpita la unua eldono de la tri turismaj broŝuroj «Festoj kaj Gastronomio», «Itineroj» kaj «Historio kaj Arto», la Kultura Konsilanto de la Valencia Urbestraro aprobis proponon de la Valencia Esperanto-Grupo kaj eldonis novan turisman broŝuron, tre malsimila ol la antaŭaj, sed eble pli taŭga, ĉar entenas pli da informoj kaj fotografaĵoj en manuzebla formato.

Ni sendis la novan broŝuron al ĉiuj kiuj petis la jam elĉerpitajn, kaj la ampleson de nia disdono klare montras la apuda listo, kiu ne enhavas la pakaĵojn senditajn al naciaj kaj lokaj esperantaj centroj.

Ni jam ricevis plurajn kaj ĉiam favorajn opiniojn pri tiu broŝuro, opinioj kiuj rilatas ankaŭ al la traduko de nia samideano Juan Bosch. Jen du specimenoj:

«Ĝi estas bonega legaĵo en nia sesmembra kurso».

«Ja estas malfacila legaĵo priskribi la ĉarmecon kaj variecon de tia belega urbo kia estas Valencio, tamen tiu broŝuro sukcesplene kaj trafe atingis tiun celon».

PASCUAL PONT

Página 7 del original
Página 7 del original

INDIVIDUAJ PETOJ PRI LA VALENCIA TURISMA BROŜURO EN ESPERANTO, 2-a ELDONO.

Andoro........   1    Francio.......  47    Mongolio.....   1
Argentino.....   2    Hispanio......  18    Nederlando...  13
Aŭstralio.....   2    Hong-Kongo....   1    Norvegio.....   1
Aŭstrio.......   3    Hungario......  11    Peruo........   2
Belgio........   6    Germanio DR...  15    Pollando.....111
Brazilo.......  14    Germanio FR...   9    Portugalo....   4
Britio........  11    Irano.........  11    Rumanio......   5
Bulgario......  18    Israelo.......   6    Sovetunio....  28
Ĉeĥoslovakio..  66    Italio........  11    Sudafriko....   2
Ĉilio.........   2    Japanio.......   6    Svedio.......  14
Ĉinio.........   1    Jugoslavio....  16    Svislando....   1
Danlando......   3    Kanado........   3    Usono........   9
Ekvadoro......   1    Kolombio......   5    Venezuelo....   1
Estonio.......   3    Koreo.........   1       Entute...505
Finlando......   3    Kubo..........   1    Aprilo 1987

DEZIRAS KORESPONDI

Masiera Maria Lutomierska 103 m 78 91-046 Lódz Pollando

51-jara virino, teknikistino pri kolorigo de fibro. Ŝi deziras korespondi pri ĉiuj temoj, prefere pri hispanaj kutimoj kaj naciaj vestaĵoj.

S-ro Guillaume René Ecole PASTEUR F 54550 Pont St. Vincent Francio

10 junaj geesperantistoj kiuj vizitadas la elementan lernejon estus tre kontentaj ricevi leterojn: Nicolas (11 jara), Céline (11 jara), Nadine (10 jara), Anabelle (10 jara), Claude (11 jara), Cédric (11 jara), Dorothée (11 jara), Virginie (11 jara), Céline (10 jara) kaj Véronique (10 jara).

Página 8 del original
Página 8 del original

NASKIĜO DE LA GRUPO «JUNA SUNO»

[BILDO p.8] Desegnaĵo supre dekstre: granda punktita suno subiranta malantaŭ arbaro kaj monteta horizonto, kun nuboj kaj punktita tero sube.

Je la 12-a kaj 13-a de Oktobre de 1985, kunvenis en la montara rifuĝo de Agres, proksime de Alcoy, junaj geesperantistoj el Murcio, Valencio, Alicante, Orihuela, Elche, Aspe kaj Novelda. La ideo, jam de antaŭlonge pripensita de Antono Verdú, José Miguel Bernabéu kaj Carles Moya, finfine ekrealiĝis.

Tie ni praktikis la lingvon, parolis pri niaj aferoj, interkonatiĝis kaj memkomprenoble amuziĝis. Tie, naskiĝis «Juna Suno».

Tiel ni malkovris la manieron havigi al ni pli malpli grandan Esperantogrupon , pere de la malgrandetaj. La evento ŝajnis al ni bona kaj ni decidis pli da fojoj ĝin ripeti, por antaŭenirigi la esperantomovadon en nia regiono kaj inter ni mem. Tial ni organiziĝis iomete, kaj post unu semajno ĉiu partoprenanto ricevis informilon pri la konkludoj de nia unua kunveno. La unua rondira kunordiganto, Antono Verdú, okupiĝis pri la laboro.

Nia organizaĵo estas tia:

—- Dum kelkaj monatoj ni havas «rondiran kunordiganton», kiu okupiĝas pri la informado, zorgas pri la organizo de venontaj renkontiĝoj, informas al la ĵurnaloj kaj radioelsendejoj, ktp. Dum la sama tempo, la «rondira instiganto» kontrolas tion kion la kunordiganto faras, kaj samtempe lernas kiel agadi. Post ses aŭ ok monatoj, la instiganto fariĝas preta kunordiganto kaj oni nomas novan instiganton. Tiel ni ne laciĝas pro la troa laboro, la organizaĵo ne dependas ĉiam de la samaj personoj, ĉiu pli malpli partoprenas kaj la izolitaj geesperantistoj kunformas solidan grupon. —-

Per nia sperto, ni konstatis ke tiu ĉi sistemo estas tre taŭga por izolitaj kaj ne tro malproksimaj esperanto-grupetoj.

Nia historio daŭras jam preskaŭ du jaroj. Antono Verdú estis la unua kunordiganto, José Miguel Bernabéu la dua. La nuna kunordiganto estas Fernando Gil el Orihuela, kaj la venonta estos Pedro Macaná el

Página 9 del original
Página 9 del original

Murcio. Ni kunvenis jam ses fojojn en diversaj lokoj:

Rifuĝo de Agres............ 25 partoprenantoj
Novelda.................... 18        "
Kampingo en Calpe.......... 13        "
Elche/Arenales............. 12        "
Monaĥejo "La Lumo" (Murcio) 10        "
Kampingo en Alicante....... 28        "

Ĝis la nuna tempo, multaj personoj partoprenis la grupon, kelkaj daŭrigis en ĝia movado, aliaj ĝin forlasis pro malsamaj kialoj, sed al ĉiu plaĉis la juna etoso de niaj renkontiĝoj por granda ĝojo de ĝiaj membroj.

LA JUNA SUNO


KUNVENO EN KAMPADEJO

Juna Suno, neoficiala grupo al kiu apartenas junuloj de la provincoj Alicante kaj Murcia (ili deziras kapti ankaŭ membrojn en Valencia), kunvokis tendaron dum la 9-a – 10-a de majo en kampadejo Lucentum en la Albufereta de Alicante.

Ni profitis tiun eventon por kunveni, parolante pri pluraj aferoj. La kunveno partoprenis membroj de la esperantaj grupoj el Valencia, Alicante, Callosa, ktp. Bedaŭrinde, ni ne povis anonci ĝin al ĉiuj esperantistoj de la regiono.

Oni traktis gravajn aferojn. Unue pri «Valencia Luno», kiu jam estas ne «Bulteno de la Valencia E-Grupo», sed «Esperanto-Bulteno de la Valencia Komunumo». Ni havas korespondantojn en Alicante (ankoraŭ ni ne konas ilin, Elche (Antonio Verdú) kaj de la «Juna Suno» (Fernando Gil, el Orihuela). Kompreneble ili kontribuos al la kosto de la eldono. Kelkaj anoj proponis ke la «prezentado» kaj iu artikolo aperus en hispana lingvo, kaj se estas necese, eventuale valencie. Ĉiuj konsentis ke «Valencia Luno» estas bona bulteno.

Alia grava afero estis la venonta Renkontiĝo. Ĉi jare ni devas transformi nian jaran renkontiĝon per «Esperantistaj taglaboroj», por festi la Centjarigon de la Internacia Lingvo. Ĉi tiuj «tagoj» okazos dum septembro aŭ oktobro. Baldaŭ ni anoncos ĝin. La propono por programo estas: Ĵaŭdo, 17-a horo: Infana Kurseto; 18-a: Prezentado de libroj; 19,30: Prelego de

Página 10 del original
Página 10 del original

grava esperantisto; 20,30: Filmo aŭ video. Vendredo, 17 h.: Infana kurseto; 18 h.: Prezentado de la 48-a Hispana Kongreso; 19 h.: Prelego de Vicente Gregori pri sia aventuro en 1934, disvastigante Esperanton tra Ameriko; 20,30 h.: Teatro, aŭ kanzonoj, aŭ koncerto. Sabato, 10 h.: Promenado tra la centro de la urbo; 11 h.: Akceptado de la urbestro (ni proponos lin); 14,30 h.: Frata tagmanĝo; 17 h.: Kunveno de valencia esperantistej por trakti novajn projektojn, 48-a H. K., ktp. Poste, noktomanĝo kaj luda tempo (popola noktofesto).

Trie, ni interŝanĝis opiniojn pri la ebleco kaj bezono per konstrui la Valencian Esperanto-Federacion. Jen kelkaj el la ideoj: Federacio eblecas atingi subvenciojn. Ni povas kune programi samtempe Kampanjojn, Konferencojn, Kursojn, Ekskursojn, ktp. Ankaŭ ni povas eldoni librojn, broŝurojn, poŝtkartojn. Nia jara renkontiĝo povos esti regiona Konferenco aŭ Kongreso. Ni ĉiuj akordis ke ni pli bone devas pensi pri tio kaj pli longe paroli dum la venonta renkontiĝo.

Kvare, oni parolis pri Juna Suno. La nuna kunordiganto estas Fernando Gil, el Orihuela. Ili diskutis pri kie kaj kiam estos la venonta tendaro, kaj pri ĝia funkciado. Ili tre deziras tendumi kun la junaj valencianoj, kaj ke ili estu membroj de Juna Suno.

CONRADO MEDINA

[BILDO p.10] Karikatura desegnaĵo: moderna aŭtomobilo kun la surskribo «ESPERANTO» kaj kvinpinta stelo sur la kapoto; antaŭ ĝi staras azeno kiu rigardas ĝin, dum la aŭto ŝprucas nubetojn el la radoj.

Jes,ĝi estas bela,eleganta.rapida…sed artefarita.

Да, тя е хубава,елегантна,бърза…но изкуствена.

Página 11 del original
Página 11 del original

KIAM UZI «PLI» KAJ «PLU»

Ĉu vi ankaŭ dubas, ne scias, hezitas pri la korekta uzado de «PLI» kaj «PLU»? Mi intencos helpi vin. Unue mi transkribos kion skribis Zamenhof pri ĉi tiu temo:

«Diri «PLI» anstataŭ «PLU» oni povas tre ofte sed ne ĉiam. PLI = pli multe; PLU = daŭre, pli malproksimen; PLI signifas kvanton, multecon; PLU signifas daŭradon (en loko aŭ tempo); en abstraktaj okazoj ni ofte povas uzi unu esprimon anstataŭ la dua, ĉar ilia senco fariĝas preskaŭ la sama; sed kiam ni volas paroli rekte pri kvanto aŭ pri daŭrado (aŭ malproksimigado) tiam ni ne povas intermiksi ambaŭ vortojn.»

Mi provos helpi vin pere de ekzemploj:

«PLI» indikas:

a) La superan aŭ malsuperan komparativon. Li estas PLI alta ol vi. Iru malPLI rapide.

b) Konstantan progreson de ago. Poste la sonoriloj estas PLI kaj PLI pezaj.

c) Signifante «proksimume, ĉirkaŭ,…» Ĉe la naŭa, PLI malPLI.

«PLU» montras la daŭradon kaj neĉeson de stato aŭ ago

a) En la tempo: Mi ne PLU daŭrigos mian abonon.

b) En la loko: Iru kelkajn paŝojn PLU.

UZU «PLI» aŭ «PLU» en la jenaj frazoj:

1.-Ĉi tio ŝajnas al ni … konforma. 2.-Ili ne … peze manlaboros. 3.-La ago ne … daŭras. 4.-Ni devas agi … tolereme. 5.-La ekspozicio konsistas el … ol 7.000 libroj. 6.-La homaro havos … konfortan medion. 7.-La gazeto estas … abonebla. 8.-… da kapo … da opinioj. 9.-Li ŝin ne vizitos … 10.-La pluvo faladis … kaj …

JEN ESTAS LA SOLVOJ

1.-PLI. 2.-PLU. 3.-PLU. 4.-PLI. 5.-PLI. 6.-PLI. 7.-PLU. 8.-PLI, PLI. 9.-PLU. 10.-PLU, PLU.

F. NAVARRO

Página 12 del original
Página 12 del original

KIAL NE RIDETI?

DUM VIZITO

Ŝercemulo prezentas sian amikon al la dommastro kaj diras:

-Jen, tiu estas fama bestkuracisto, D-ro Osuna.

-Ho, ne! Mi estas medicina doktoro, sed nia komuna amiko nomas min ĉiam bestkuracisto, ĉar mi lin kuracis plurfoje.

TERURAJ INFANOJ

En la lernejo, dum la leciono pri Naturo. Joĉjo ne povas memori ekzemplon de besto sovaĝa, loĝanta en la glaciaj maroj. La profesoro, volante lin helpi, demandas:

-Nu, kia besto havigis al via panjo ŝian pelton?

-Paĉjo!, respondis triunfe Joĉjo.

INTER AMIKOJ

-Ĉiutage vi pli kaj pli dikiĝas.

-Pri tio kulpas mia kuracisto. Imagu: li nur permesas al mi trinki bieron dum la manĝado… Sed vi jam scias, ke mi ege ŝatas trinki bieron. Do, la ordono de la kuracisto devigas min manĝi almenaŭ dudekfoje dumtage.


La ridado havas sanajn efikojn: fortigas la pulmojn, malobstrukcias la spiran sistemon, helpas batali la timidecon, la tension kaj la enuon, forpelas la tedon, faciligas la interrilaton kaj ĝi estas emocia fuĝo, rimedo por malŝarĝi la superfluan energion.

Al la ĵusaj lernintoj mi sugestus, ke ili analizu la, por ili, malfacilajn vortojn, la afiksojn kaj enmemorigu la spritaĵojn por ke la parolo fluu dolĉe kaj agrable. Ankaŭ kaj ĉiam, uzu en frazojn la novajn vortojn.

F. NAVARRO

[BILDO p.12] Ornama strio ĉe la piedo de la paĝo: du paralelaj ondaj (zigzagaj) linioj tra la tuta larĝo.

Página 13 del original
Página 13 del original

KIAJ ESTAS LA VIROJ?

PRAKTIKA ASTROLOGIO POR VIRINOJ.

La viroj ne estas egalaj, sed ili estas malegalaj. Ĉi tiun saĝan frazon konas jam ĉiu komencanto en niaj Esperanto-kursoj. Sed pri la diferencoj inter la malegalaj viroj estas jam diversaj opinioj. Germana astrologo, granda estimanto de la sinjorinoj, ellaboris sciencan sistemon, laŭ la reguloj de la astrologio, pri la diferenco inter la viroj. Lia celo estis helpi al la virinoj, ke ili pli facile ekkonu la virojn, kiujn la sorto al ili kondukas. Laŭ la konstato de la astrologo la viroj apartenas al dekdu kategorioj, ĉar iliaj naturo kaj karaktero dependas de la dekdu stelaroj de la zodiako, sub kiuj ili naskiĝis. Ni scias el la kalendaro, ke la monatoj de la jaro portas laŭvice la sekvantajn signojn de la zodiako: Amforo, Fiŝoj, Ĝemeloj, Kankro, Kaprikorno, Leono, Pesilo, Sagitario, Skorpio, Ŝafo, Taŭro kaj Virgo. Laŭ la astrologio jam la naskiĝo difinas la karakteron de la homo kaj ĉiu homo devas esti traktata en aparta maniero, konforma al lia naturo. La sinjorinoj esploru do, en kiu dato, sub kiu ĉiela signo naskiĝis iliaj karaj viroj, elserĉu ĉi tie la rilatajn klarigojn, kaj klopodu trakti ilin laŭ la konsiloj de la bonvola astrologo, por havi feliĉon en la vivo.

[BILDO p.13] Desegnaĵo de la zodiaka signo Kaprikorno: kapro kun kurbigita fiŝa vosto, ĉe la maldekstra flanko.

La viroj kiuj naskiĝis inter la 23-a de Decembro kaj 20-a de Januaro, estas regataj de la stelaro Kaprikorno. Tiuj viroj havas multajn bonajn ecojn, kiuj ne manifestiĝas. Ili estas pensemaj, inklinataj al soleco, meditado, ili ŝatas la historiajn librojn. Sed se oni malĝuste traktas ilin, ili facile fariĝas egoismaj kaj tiranemaj.

(Daŭrigos)


Mia knabo estas tre lerta. Li jam povoscias algebron kaj francan lingvon. Joĉjo, bonvolu paroli iom algebre al ĉi tiu sinjoro.

Ulekso

Página 14 del original
Página 14 del original

KONGRESO EN VALENCIO

48-a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO Unua postjarcenta kongreso

Ni ĝojas. Ni estas feliĉaj. Nia Hispana Esperanto Federacio akceptis nian urbon por organizi la venontan kongreson. Ni gastos dum la jaro 1988, de la 14-a ĝis la 18-a de julio, multajn esperantistojn de Hispanio kaj de la tuta mondo.

Tio estas granda okazintaĵo por la esperanta historio de Valencio, ĉar estos la unua hispana kongreso okazonta en la dua jarcento de nia movado.

Estu ni pretaj kaj laboremaj, ne eŝparu fortojn por helpi la organizantojn.

La Loka Kongresa Komitato (LKK) jam elstaras en la Grupo de Esperanto. Jen:

Prezidanto: Augusto Casquero Vicprezidanto: Ramón Diago Sekretario: Juan Antonio Giménez Kasisto: Ricardo Flores Internaj Rilatej: Félix Navarro Eksteraj Rilatoj: Antonio León Eldonaĵej: José Pérez Pascual Pont Ekskursoj kaj bankedo: Manuel Gargallo Poŝtmarkoj kaj poŝtstampiloj: Darío Cervera Infanaj aranĝoj: José Añó Komunikiloj: Conrado Medina Loĝado: Ismael García

Dektri iluziitaj samideanoj, pretaj por organizi modelan kongreson. Ĉiuj povas elekti helpantojn por sia faka laboro. Se eble estus vi, kunlaboru gaje kaj prete, la Valencia Kongreso dankos vin.

Nia eldonisto, Pérez Sempere, jam komencis la laboron. La aliĝiloj kaj konfirmiloj estas pretaj. Prenu vian aliĝilon por fotokopii kaj dissendi al viaj amikoj kaj familianoj, aliĝu vi mem kaj venu labori kun ni.

Ismael García jam elektis lokon por preskaŭ cent kongresanoj kaj daŭrigas sian serĉadon.

Ramón Diago, José Pérez kaj Pascual Pont, desegnas multfoje por atingi bildanagramon.

La kasisto, Ricardo Flores, jam kalkulas, unu

Página 15 del original
Página 15 del original

post unu, la monerojn ricevitajn de pli ol kvardek aliĝintoj.

Manuel Gargallo pensas pri ekskurso al la kastelo de Sagunto, grotoj de Vall d’Uixó, plaĝo… aŭ Albufera, El Saler, Palmar… aŭ aranĝi grandan «paella»-n por ducent personoj… aŭ, aŭ…, li havas multajn ideojn.

Nia prezidanto, Augusto Casquero, jam serĉis tradukiston por nova libro, kiun Valencio oferos dum la kongreso. La verko estas de Miguel Hernández.

Félix Navarro, baldaŭ komencos peti monhelpon al la kulturaj medioj por subvencii la eldonon de la libro.

José Añó fiksis grandan kaptilon en anonctabulo de la kongreso de Madrido.

Magamo kaj Aliaga estarigis tablon por propagandi, disdonante informojn kaj aliĝilojn.

Multaj aferoj jam estas survoje, kaj ni, senlaciĝante, daŭrigas plu kaj plu. Sendu viajn ideojn, ni dankos multe al vi.

JOHANO-ANTONO

DEZIRAS KORESPONDI

                 Pavel Abov
                 Avenuo Platov, 130-9
                 346421 u. Novoĉerkassk
                 USSR - Soveta Unio

Soveta esperantisto, deziras korespondi kun iu fraŭlino aŭ juna virino.

                 Ing. Olga Chalupová
                 Gottwaldova 73
                 736 01 HAVIROV I
                 Ĉeĥoslovakio

Geologia inĝenierino, laborante en lernejaferoj. Interesiĝas pri belarto, muziko kaj folkloro. Ŝi admiras flamenkon kaj mondfaman danciston Gadés.

Página 16 del original
Página 16 del original

LA VERAJ BESTOJ ESTAS…

...Ĉu malliberiĝuloj
   post kadr', kondamnitaj senkompate
   al vivodaŭra puno
   por ke la reg' de la Kreado
   iliajn strangajn figurojn
   povu rigardi en etaj kaĝaĉoj?

...Ĉu estuloj sovaĝaj,
   kiuj vekas nian ĉasan instinkton
   kaj animon praan
   lukteman, kaj kiujn taŭgas mortigi
   ĉar ili ekkuraĝas
   iufoje nutri sin per iom da
   niaj rikoltoj grandaj?

...Ĉu etaj vivaj bestoj
   sur kiujn ni eksperimenti
   geniegajn elpensojn?

...Ĉu grandaj karnaj masoj
   atingitaj post ilia mortigo,
   tuta senhaŭtigado,
   vakuad' senviscerigad' mutilad'
   kaj findispecigado?

...Ĉu la forto brutega
   nescia, kiun devas venki la hom'
   ruza, inteligenta?

...Ĉu motivo por festega spektaklo
   de ruĝa sango plena
   kaj mona profit' de iuj lertuloj?

TIUJ, KIUJ MORTE PAFAS KONTRAŬ LA ANIMALOJ
  ke Dio liberigu vin de ili, kamaradoj.

                          S. RICARTE

Página 17 del original
Página 17 del original

antaŭ 50 jaroj…

[BILDO p.17] La titolo de la rubriko estas kaligrafie manskribita per larĝa plumo, en granda kursiva dukto, trans la supro de la paĝo.

Esperanto-lingva varnomo.-La nederlanda firmo H. J. Phaff, frukt-kulturejo en Winschoten, produktas konserveblan vinberan moston sub la Esperanto-lingva nomo «Amato».

Rekordo en la Korespondado.-S-ro H. Ph. Breuker en Schingen bij Dronrijp (Nederlando), en la jaro 1930 ellernis Esperanton kaj komencis fervore korespondadi kun alilandanoj. Nun li havas korespondantojn en 71 diversaj landoj. Ĉu ekzistas alia samideano, kiu superis ĉi tiun rekordon?

Nova frukto kun Esperanto-lingva nomo.-Al nova oranĝo-speco, kiun oni kulturis el semoj hazarde trovitaj en Kalifornio, la usona profesoro D-ro Howard B. Frost donis la Esperanto-lingvan nomon «Trovita».

Novaj oficialaj leter-kovertoj en Sovjetunio kun Esperanto-lingva surpreso.-La poŝt-direkcio de Sovjetunio ĵus aperigis novan eldonon de la oficialaj leterkovertoj kun surstampita poŝtmarko. Sur la kovertoj la surpresitaj tekstoj estas trilingvaj: en rusa, franca kaj Esperanto.

La Foiro de Vieno uzas Esperanton.-La Internacia Specimena Foiro de Viena (Aŭstrio), kiel en la antaŭaj jaroj, ankaŭ dum la nunjara foiro, kiu okazis dum la 7-14 de Marto, uzis Esperanton por sia reklamo, korespondado kaj por la informado de la vizitantoj.

Polaj policistoj lernas Esperanton.-En Varsovio, ĉefurbo de Polujo, 250 policistoj lernas la lingvon Esperanto, pro la Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos dum la monato Aŭgusto, pro la 50-jara jubileo de Esperanto. La instruadon faras la konata Esperanto-instruisto Tiberio Morariu el Romanujo, speciale invitita al Polujo.

(El la gazeto «La Praktiko» – 1937-a jarkolekto).

Página 18 del original
Página 18 del original

[BILDO p.18] Tuta paĝo kun manskribita partituro. Supre, kaligrafie skribita titolo: Adiaŭ, Hispanio; dekstre supre, per la sama mano: «Muziko: D. Montorio. / Teksto: R. Perelló.». Sekvas naŭ liniaroj en soprana kleo, kun tri bemoloj ĉe la ŝlosilo kaj takto 2/4; super la liniaroj staras manskribitaj akordoliteroj por la akompano (CM, FM kaj similaj). Ĉe la komenco de la unua liniaro staras la signo 𝄉, kaj ĉe la fino de la sesa liniaro la indiko «Al 𝄉 ĝis ⊕ / kaj saltas». Sub la notoj kuŝas la kantoteksto, silabigita:

Kan-ton mi ha-vas land' mia kan-ton fa-
ri-tan el bri-zoj kaj sun',  i-ran-ta tra mar' kvi-e-ta
per ĝi-a - di-aŭas  mi. A-di-aŭ, Hispanuj' be-la, land'
ki-e naskiĝis mi, fe-li-ĉa, ĝoja kaj ĉar-ma sam ki-el
roz' de a-pril'  a - - j,  a - - j,  a - - j
Mi pro la peno mor-tiĝos lo-ĝanta eks-te-re de vi.  i-
ran-ta tra mar' kvi-e - - ta  per ĝi-a di-aŭas mi.
Al Di-o mi plo-re pe-tas  tre baldaŭ re-vi-di vin. - - -
Sam ki-el rozo bru-lan-ta  parfumas  la koron vi   A-di-aŭ,

Página 19 del original
Página 19 del original

[BILDO p.19] Supre de la paĝo, la tri lastaj liniaroj de la sama manskribita partituro, ankaŭ kun akordoliteroj super ili; la lasta noto portas fermaton kaj la peco finiĝas per duobla stango. Sub la notoj daŭras la silabigita kantoteksto:

patruj' a-mata,  al vi i - - ras mi-a kant'  kaj dum mi
fo-re so-pi - ras  la ko - - ro restas sur vi  His panuj' patruj' a-
ma - - ta  por ĉi-am  por ĉi-am "ĝis"

[BILDO p.19] Sub la partituro, la tuta kantoteksto manskribita per inko en kursiva dukto, ĉiu verso pli enŝovita ol la antaŭa, laŭ ŝtupara aranĝo:

Kanton mi havas, land' mia,
  kanton faritan el brizoj kaj sun'
    irante tra mar' kvieta
      per ĝi adiaŭas mi.
        Adiaŭ, Hispanuj' bela
          land' kie naskiĝis mi,
            feliĉa, ĝoja kaj ĉarma
              samkiel roz' de april'
                aj, aj, aj.
                  Mi pro la peno mortiĝos
                    loĝante ekstere de vi.

Kanton mi havas, land' mia,
  kanton faritan el brizoj kaj sun'
    irante tra mar' kvieta
      per ĝi adiaŭas mi.
        Al Dio mi plore petas
          tre baldaŭ revidi vin.
            Samkiel rozo brulanta
              parfumas la koron vi.
                Adiaŭ, patruj' amata,
                  al vi iras mia kant',
                    kaj dum mi fore sopiras,
                      la koro restas sur vi.

Hispanuj', patruj' amata,
  por ĉiam, por ĉiam «ĝis».

                                    F. Navarro.

Página 20 del original
Página 20 del original

KRUCENIGMO Nº 18

De ALIA-GO

[BILDO p.20] Krucenigma krado de 9 × 9 kvadratoj, kun la kolumnoj numeritaj 1 ĝis 9 supre kaj la vicoj 1 ĝis 9 maldekstre. La ekstera konturo estas ŝtupara rombo — la kvar anguloj de la kvadrato estas fortranĉitaj kaj el la mezo de ĉiu flanko elstaras unu kasero — desegnita kun ombro-efekto ĉe la dekstra kaj malsupra randoj. La sola nigra kasero staras en la centro (vico 5, kolumno 5).

HORIZONTALE: 1.-La kvara litero de la alfabeto. 2.-Neŭtra pronomo, por demandi pri afero aŭ besto. 3.-Elemento, gaso verdete flava, kun forta sufoka odoro. 4.-Parto de gazeto, dediĉita al definita speco de novaĵoj. 5.-(Rad.) Doni al metalo, ŝtofo, papero, aspekton de ondemaj rebriloj. Sekigita, nesalumita moruo. 6.-Sporta, vent-kaj pluvimuma jako kun kapuĉo. 7.-Modifita stato de oksigeno, produktata per la efiko de elektro… k.t.p. 8.-Monosakarido. 9.-Finaĵo de la substantivo.

VERTIKALE: 1.-La deksepa litero de la alfabeto. 2.-Rilata al nomo de la 16-a latina litero. 3.-Aparato, adaptita al ekstremaĵo de tubo, kaj provizita per turnebla fermilo, k.t.p. 4.-Malsano de la sango ĉe maturiĝantaj knabinoj. 5.-(Akuzative) Kolektiva pronomo, uzata nur pri aĵoj. Nomo de bela florplanto. 6.-Genro de plejparte plurjaraj spicaj herboj kaj arbustoj. 7.-Vicmontra numeralo, kiu venas post sep antaŭaj (tri literoj). Nomo de litero «K» (du literoj). 8.-Lirika poemo, dividita en strofoj, ordinare similaj inter si. 9.-La plej ronda vokalo.

SOLVO DE LA ANTAŬA KRUCENIGMO

HORIZONTALE: 1.-Kanti. 2.-Aries. 3.-Pato. Nabo. 4.-Orok. Itak. 5.-Ne. P. S. 6.-Esto. Vati. 7.-Otel. Otim. 8.-Kilte. 9.-Ovion.

VERTIKALE: 1.-Poneo. 2.-Arest. 3.-Kato. Teko. 4.-Arok. Oliv. 5.-Ni. Li. 6.-Teni. Voto. 7.-Isat. Aten. 8.-Bapti. 9.-Oksim.

NOTO: En nia antaŭa krucenigmo, erare oni publikigis desegnon ne apartenanta al la aperintaj difinoj. La linioj 2 kaj 8, horizontale kaj vertikale devus esti forigitaj. Pardonpeton kaj dankon.

Edita: Grupo Esperanto de Valencia Dep. Legal V-1683-1983 Redactor: José Pérez Sempere

Valencia Luno n.º 19 (febrero de 1988)

Texto completo del número 19 de Valencia Luno, el boletín del Grupo de Esperanto de Valencia, de febrero de 1988: 19 páginas transcritas del original.

Portada de Valencia Luno n.º 19, febrero de 1988.
Portada de Valencia Luno n.º 19, febrero de 1988.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1988_n19_feb

Qué tiene de especial este ejemplar

  • La crónica del congreso de Varsovia «JUBILEA 72-a KONGRESO DE ESPERANTO» empieza en la página 4, se corta al final de la 8 —la hoja de inscripción del 48º Congreso Español (p. 9) y la tabla de cuotas (p. 10) se le meten en medio— y termina en lo alto de la página 11, con la firma JOHANO ANTONO, justo encima de un artículo distinto sobre el 40º aniversario de la HEF.
  • El pie de la foto de la página 7 va impreso en vertical, a la izquierda de la imagen, y nombra a tres personas —«Nia kunlaboranto Johano A. Giménez, Neĝoj Munsuri kaj Nicole»—, pero en la fotografía hay cuatro, de pie ante un panel con el rótulo «ESPERANTO 1887-1987».
  • El mismo autor firma de dos maneras dentro del número: «JOHANO ANTONO» al final de la crónica de Varsovia (p. 11) y «JOHANO-ANTONO», con guion, al pie del comentario de la estadística (p. 13). El pie de foto de la página 7 lo llama «Nia kunlaboranto Johano A. Giménez».
  • En la estadística de los cursos (p. 12), la tabla «Kalendaro» pasa del «2-a» al «4-a» trimestre: la fila del tercero no está impresa. En la tabla «Propagandilo», la fila «Afiŝoj» tiene 39 en la columna de 1982-1986 y la casilla de 1987 en blanco, no a cero.
  • El gráfico que encabeza «Jes, nia laboro deklivas. VIDU» (p. 13) no lleva ninguna cifra impresa junto a los puntos: solo la curva sobre una escala graduada de 20 a 70 y los años 82 a 87 en el eje horizontal. Ningún valor concreto de la serie está escrito en el papel.
  • La página 16 entera va manuscrita en tinta: la partitura de Kisu min (L. y M. C. Velázquez, «Kopiis: F. Navarro.»), con el título dibujado dentro de las volutas que salen de la boca de un niño que canta. Las dos copias de la letra que conviven en la página no coinciden: bajo las notas se lee «jen mi-a de-zir’» y «de mi», y en la estrofa manuscrita de la derecha, «jem mia dezir’» y «de vi».
  • El número ofrece dos viajes distintos al mismo congreso de Rotterdam: la página 15 anuncia la caravana aérea de VIAJES IBERIA, 96.500 pesetas, salida el 24 de julio y vuelta el 31, y la página 19 un programa de autobús de LEVANTE TOURS que sale el 19 de julio por 29.400 pesetas.
  • La página 19 es la única del número en castellano y está hecha de una fotocopia del papel de carta de la agencia LEVANTE TOURS, con el sello redondo de la agencia junto al precio. El itinerario imprime los nombres sin acentos ni ortografía francesa: «Mont Matre» por Montmartre, «Campos Eliseos», «Invalidos», «Sacré Coeur».

Qué hay en este número

p. Título Idioma Firma
1 48-a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO · UNUA POSTJARCENTA KONGRESO (kovrila anonco: VALENCIO, 14-18 Julio 1988) epo
2 NACIA KONGRESO EN VALENCIO epo AUGUSTO
3 NEKROLOGO epo JOHANO BOSCH
4 JUBILEA 72-a KONGRESO DE ESPERANTO. VARSOVIO · La kongresa labirinto epo JOHANO ANTONO
9 48-a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO (aliĝilo) epo
10 K O N G R E S K O T I Z O J epo
11 40-a DATREVENO DE LA FONDO DE HISPANA ESPERANTO-FEDERACIO 1947-1987 epo
12 LERNEJA PAĜO · Statistiko de la lernokursoj epo
13 Jes, nia laboro deklivas. VIDU epo JOHANO-ANTONO
13 LA SONĜO DE LA HOMOJ FRUKTODONIS FINFINE (poemo) epo S. RICARTE
14 KIAJ ESTAS LA VIROJ? · PRAKTIKA ASTROLOGIO POR VIRINOJ. epo
15 ESPERANTA TAGO epo
15 PROGRAMO ĜIS LA NACIA KONGRESO epo
15 73-a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO, 1988 epo
16 Kisu min (manskribita muziknotaĵo kun kantoteksto) epo L. y M. C. Velázquez · Kopiis: F. Navarro
17 DEZIRAS KORESPONDI epo
17 SOLVO DE LA ANTAŬA KRUCENIGMO epo
18 KRUCENIGMO Nº 19 epo De ALIA-GO
19 CONGRESO UNIVERSAL DE ESPERANTO. ROTTERDAM. · PROGRAMA DE VIAJE (reklamo de LEVANTE TOURS, S.A.) spa

El boletín, entero

Página 1 del original
Página 1 del original

[BILDO p.1] Kapo de la bulteno: verda bendo kun blanke desegnita Torres de Serranos (la Serrans-turoj de Valencio) kaj granda blanka lunarko, sur kiu legiĝas la titolo VALENCIA LUNO; dekstre, kvinpinta stelo en kadro.

ESPERANTO – BULTENO DE LA VALENCIA KOMUNUMO

GRAN VIA FERNANDO EL CATOLICO, 45, 3.ª – ☎ 326 96 16 • 46008 VALENCIO (HISPANIO)

Nº 19 – FEBRUARO 1988

[BILDO p.1] Granda nigra kvinpinta stelo apud la kongresa titolo.

48-a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO UNUA POSTJARCENTA KONGRESO

[BILDO p.1] Nigra silueta desegnaĵo de la valencia fontano de la Plaza de la Virgen (la Turia-fontano), kun la figuroj ĉirkaŭ la centra akvoportanto — la emblemo de la kongreso.

VALENCIO 14-18 Julio 1988

Página 2 del original
Página 2 del original

NACIA KONGRESO EN VALENCIO

Ekde la 14-a ĝis la 18-a de Julio 1988, laŭ unuanima aprobo de la Ĝenerala Asembleo de HEF, okazos en nia urbo, Valencio, la 48-a Hispana Kongreso de Esperanto. Tio signifas grandan honoron por la valencia esperantistaro, ĉar la tuta landa movado fidas je la kapablo kaj entuziasmo de la lokaj samideanoj.

[BILDO p.2] Supre dekstre, la kongresa emblemo: nigra stelo kun la teksto «48-a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO — UNUA POSTJARCENTA KONGRESO», kaj sube la silueta desegnaĵo de la valencia fontano kun «VALENCIO / 14-18 Julio 1988».

Nia intenco estas ke tiu kongreso restu kiel neforgesebla impreso kaj sperto en la menso de tiuj kiuj vizitos nin. Nia Kongreso devas esti ekzemplo de organizado, gastigado, efiko, laboro, kaj, kial ne, amuzo.

La programo kiun la L.K.K. pretigas, enhavos amason da diversaj erojn: prelegojn, ekskursojn, bankedojn, oficialajn aranĝojn, artajn prezentadojn, filmojn, prezentadon de novaj verkoj, junularajn aktivaĵojn, k.t.p.

Estas invitataj kelkaj famegaj kaj elstaraj esperantistoj, kiel Humphrey Tonkin (prezidanto de U.E.A.), Bulgara Esperanto Teatro, Gian Carlo Fighiera, John Wells, kaj aliaj.

Dank’ al la malavara helpo de la Konsilantaro pri Kulturo de la Valencia Komunumo oni eldonos 1.000 ekzemplerojn de la libro «Poetika Antologio de Miguel Hernández», por kiu la Konsilantaro donas subvencion (324.000 pesetojn). Tiucele, la familio de Miguel Hernández, la bofilino kaj du genepoj, venos al la Kongreso.

Certe la Kongreso estos sukcesa, sed nur estas parto de kio la valencianoj oferas al la monda esperanto-movado. Jes, kiel multaj el vi scias, de la sukceso de la Nacia Kongreso dependas la finan aprobon por okazigi en Valencio la Universalan Kongreson de Esperanto de la jaro 1992. Jam antaŭ kelkaj tagoj vizitis nin du estraranoj de UEA, kiuj havis okazon paroli kun gravaj aŭtoritatuloj kaj vidi inter alie la «Palaco de la Muziko», hoteloj, k.t.p., kaj prenis bonegan impreson pri la taŭgeco de Valencio okazigi la Universalan Kongreson, kiu alportos al nia urbo inter 3.000 kaj 4.000 esperantistojn de la tuta mondo.

Página 3 del original
Página 3 del original

Do, ni esperas ke vi ĉiuj aliĝos rapide kaj ke la valenciaj esperantistoj estos ekzemplo por la nacia kaj internacia movado.

Ĝis nun aliĝis preskaŭ 200 samideanoj.

ĈU VI ESTOS LA LASTA?

AUGUSTO

[BILDO p.3] Enkadrigita reprodukto de la kongresa poŝtkarto: nigra stelo, la teksto «48-a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO — UNUA POSTJARCENTA KONGRESO», sub ĝi la silueta desegnaĵo de la valencia fontano, kaj plej sube «VALENCIO / 14-18 Julio 1988».

Dukoloraj poŝtkartoj aĉeteblaj ĉe nia Grupo

NEKROLOGO

Samideano ERNESTO PEREZ ĵus mortis je la aĝo de 98 jaroj, post longa malsano. Ĉi tiu veterana samideano laboris por Esperanto dum multaj jaroj. Li instruis la lingvon al multaj generacioj da junuloj kaj plenkreskaj homoj. En sia profesio de horloĝisto li estis tre kompetenta kaj serioza, kaj transformis modestan negocon post multaj jaroj da dediĉo en gravan entreprenon kun multege da klientoj, kiuj por ĉiam restis al li fidelaj pro lia kompetento kaj afableco.

Al lia ĉiama akompanantino kaj flegistino, lia filino Maruja kaj al la aliaj ses gefiloj ni transdonas nian plej sinceran kondolencon.

JOHANO BOSCH

Página 4 del original
Página 4 del original

JUBILEA 72-a KONGRESO DE ESPERANTO. VARSOVIO

La kongresa labirinto

-Ĉu vi estas «ŝafar-gvidanto» aŭ kompas-majstro?

-?

-Ĉu ne? Vi devus superi praktikan kurseton por labirint-gvidantoj antaŭ ol iri al la mamuta kongreso de Varsovio. Tiel estis la dislokiĝo de la salonoj en la kultur-palaco.

Mi vojaĝis tien kun mia samurbanino Neĝoj, ĉarma knabino, 16 jaraĝa, novesperantistino. En la flughaveno oni anoncis:

-La geesperantistoj de Varsovio salutas la samideanojn kiuj venas al la Kongreso. Bonvolu, venu tra la elirejo numero kvar.

Kun Neĝoj kaj multaj hispanaj geesperantistoj, ni eliris kaj alproksimiĝis al la esperantista deĵoranto.

-Bonvolu, vian nomon.

-Mia nomo estas Johano Giménez.

[BILDO p.4] Foto de la Palaco de Kulturo kaj Scienco en Varsovio: la ronda, kolonhava suba parto kun granda ŝtofa bendo surskribita «…VERSALA KONGRESO DE ESPERANTO»; malantaŭe leviĝas la turo de la konstruaĵo, kaj antaŭ la fasado staras aro da aŭtobusoj «ORBIS» kaj homgrupoj.

Página 5 del original
Página 5 del original

Li legis en longan liston.

-Bone, vi iru al hotelo «Novotel». Prenu la aŭtobuson nº 175 kaj elbusiĝu en la kvina haltejo. Tie estas, vid al vide, via hotelo.

Post kelkaj geesperantistoj, li rimarkis mian kunulinon.

-Bonvolu, vian nomon.

-Mia nomo estas Neĝoj Munsuri.

-Neĝoj… Neĝoj… Neĝoj… Ne estas, sinjorino.

-Ĉu ne? Mi sendis mian kotizon ekde Valencio, vidu mian kvitancon.

-Jes, vi pravas. Sed vi ne estas enlistigita. Restu ĉe mi kaj mi kunportos vin al la kongresejo por solvi tian eraron.

Ĉu mi devas konsenti tion? Ĉu tian belan junulinon mi devas lasi kun ne konata homo?

-Ne priokupiĝu -diris la bonaspekta deĵoranto- ni solvos la problemon kaj vi ambaŭ renkontiĝos en la kongresejo.

Post aranĝo en mia hotelo, mi rapide vojaĝis al la kongresejo.

Ekde la aŭtobuso mi vidis, en la centro de la urbo, grandan kaj imponan konstruaĵon.

-Ĉu…? Tie mi devas serĉi ŝin?

Mi restis malfermbuŝe, okulplate.

-Ĉu mi devos eniri en tian gigantan konstruaĵon kaj serĉi Neĝojn?

Kuraĝe kaj sinanime mi komencis superi la ŝtuparon trapasanta el svarmo da geesperantistoj. Poste mi sciis ke la kongresanoj alvenis de 76 landoj.

-Eble en la halo, mi pensis.

Sed ne… … en la halo ankoraŭ estas pli da geesperantistoj.

Al kiu mi demandu? Kien mi iri?

Momente mi elstaris en la plej alta ŝtupo kaj rigardis la tajdon da kapoj kiuj supreniris kaj malsupreniris antaŭ mi. Ne eblas demandi al ĉiu persono.

-Ĉu vi vidis belan knabinon, nigrharulinon, deksesjaraĝa?

Ne, tio ne estas bona metodo. Mi devas plani la serĉadon.

-Bonan vesperon Johano. Salutis min samurbano Carles.

-Mi ĝojas multe vidi vin.

-Kial?

-Ĉar mi serĉas Neĝojn. Ĉu vi rememoras ŝin?

Página 6 del original
Página 6 del original

-Jes, mi rememoras. Se mi vidos ŝin mi diros ke vi serĉas ŝin.

Komence mi serĉis la giĉeton «Informoj». Sed kion mi devas demandi tie? Ne, tio ne estas taŭga loko por demandi pri Neĝoj.

-Bonvolu, aŭskultu mian problemon. Mi serĉas knabinon Neĝoj, kiu ne havas liberan ĉambron en hoteloj kaj…

-Ne estu nerva sinjoro -diris min la deĵoranto-. Petu helpon en la LKK.

-Kie ĝi estas, bonvolu?

-En la kvara etaĝo. Prenu la lifton. Poste laŭ la dekstra parto, dua salono maldekstre kaj je la fino de la koridoro…

Mia kapo turniĝis. Mi ne rememoras se la dekstra aŭ maldekstra. Eble mi povos demandi en la kvara etaĝo. Mi hontas ripeti demandon ĉe la deĵorant-informejo. Sed mi forgesis demandi pri la lifto. Mi iris dekstren kaj maldekstren, larĝen kaj longen, baraktante kontraŭ la svarmo da kongresanoj, sed ne trafis la lifton.

-Sub la teretaĝo- diris al mi kongresano.

-Ĉu ne estas indikilo?

Puŝante unu la alian mi atingis la lifton, sed bedaŭrinde longa vico atendis ĝin. Mi solvas iri laŭ la ŝtuparo, kaj ankaŭ tie estas granda homamaso. Atinginte la kvaran etaĝon, mi komencis kalkuli: Unua salono, «Klara»; dua «Bufedo»; tria, «Lidia»; kvara, «Marko»; kvina, «Felikso».

-Kie estas LKK?, mi petis.

-Mi ne scias, pardonu min.

Oh, granda okazaĵo de la kongresejo. Finfine mi vidis koridoron. Serioza kaj pripensa sinjoro iris rapide. Certe tiu sinjoro estas LKK-ano.

-Pardonu. Momenton! Mi petas.

Li, falsafable, atendis min.

-Mi serĉas Neĝojn, knabino kiu ne estas en la listo de hoteloj kaj…

Li ne atendis la finon de mia klarigo kaj diris:

-Demandu unue en la giĉeto «Loĝejoj».

Alifoje mi iris al la lifto por malsupreniri al la teretaĝo. Sed tiel malbone estas situata la lifto, ke ĝi ne haltas en la teretaĝo, sed sube. Post kelkaj duboj mi vidis la serĉatan giĉeton.

La deĵorantino serĉis en listo.

Página 7 del original
Página 7 del original

-Neĝoj, Neĝoj…, certe, estas hispanino sen hotelo, ĉu ne? Ŝi estas nun en hotelo Polonio, sed mi ne scias la ĉambron.

-Kie estas la hotelo Polonio?

-Eliru kaj dekstre, apud hotelo Metropol.

Mi jam estas trankvila. Nun mi pensas pri mia dokumentaro kaj tia de Neĝoj.

-Fulmoj kaj tondroj. Ŝi jam prenis sian dokumentaron kaj prenis bileton por ekskursoj. Certe ŝi estas en bona vojo.

En mia dokumentaro mi legis notojn de du leterkore-

[BILDO p.7] Foto de kvar personoj starantaj antaŭ granda afiŝtabulo kun la emblemo de Esperanto (verda ovalo kun la litero E) kaj la surskribo «ESPERANTO 1887-1987». La apudskribo, presita vertikale maldekstre de la foto, tekstas: «Nia kunlaboranto Johano A. Giménez, Neĝoj Munsuri kaj Nicole».

Página 8 del original
Página 8 del original

spondantoj. Unu el ili devias min en la pordo de la salono «Ludoviko», en unua etaĝo je la oka, kaj la alia en salono «Kalocsaj» je la sama horo.

-Al kiu mi elektos? Kion mi devas fari? Kie estas la salonoj? -mi pensis-. Mi iris alifoje en la informejon. La vojon por iri tien mi jam konas bone.

-Bonvolu. Mi petas alifoje al vi. Kie estas la salono Kalocsaj?

La kompatinda deĵoranto donis al mi informilon. Tie mi legis la nomojn de tridek salonoj dislokigitaj inter kvin etaĝoj.

Terura afero! De la dua ĝis la oka etaĝo mi devas kuri inter centoj da homoj. Poste mi legis en la kongresa kuriero preskaŭ 6.000 aliĝintoj kaj preskaŭ mil ne aliĝintoj. Ŝajnis al mi maro da kapoj trapasante la ŝtuparon. Mi hazarde vidis amikinon de la kongreso de Budapeŝto.

-Ĉu vi konas Neĝojn?, diris ŝi al mi.

-Oh! Ĉu ankaŭ vi serĉas ŝin?

-Jes, mia nevino Nicole estas sia korespondamikino.

Kion fari? Mi ne volis diri al ŝi mian maltrafon pri la loĝejo de Neĝoj.

-Diru al ŝi ke Nicole atendos ŝin en la salono Cseh, en la oka etaĝo, je la naŭa matene.

Granda problemo por mi serĉi alifoje Neĝojn, por ke ŝi ĉeestu la rendevuon.

Mi iris tra la urbo ĝis la hotelo Polonio, kie loĝas Neĝoj.

Alia granda problemo por mi. Mi devis paroli kun la deĵorantino en la akceptejo per pola lingvo.

-Ĉu la ĉambro de fraŭlino Munsuri?

-?

-La habitación de la señorita Munsuri?

-?

-Quoi c’est la chambre de mademoiselle Munsuri?

Nenion komprenis la akceptulino. Sed tiom da fojoj mi diris la vorton Munsuri ke finfine ŝi komprenis min. Ŝi permesis min lasi noton kun la ŝlosilo.

Bona metodo por vekiĝi estas komenci serĉi salonojn en la kongresejo. Tio okazis min ĉar post labirinta kongreseja problemo, ni renkontiĝis kune en la salono Cseh. Mi vidis Neĝojn. Ŝi estis feliĉa kaj trankvila kaj mi ankoraŭ pli ol ŝi.

Finfine mi povis legi la programon. Kun granda surprizo mi konstatis ke la programero estas kvarope. Do, mi elektas.

Página 9 del original
Página 9 del original

48-a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO

Valencio, de la 14-a ĝis la 18-a de Julio 1988

Unua postjarcenta Kongreso

A L I Ĝ I L O N-RO …….

(BONVOLU SKRIBI TAJPE AŬ PRESLITERE)

Familiaj nomoj ………………………………………………

Antaŭnomo, s-ro/ s-ino/ f-ino (1) ………………………….

Aĝo (2) ……………. Profesio (2) …………………………

Adreso ……………………………………………………….

Urbo ………….. Poŝtkodo ………….. Provinco (3) ……….

Mi aliĝas al la 48-a Hispana Kongreso de Esperanto kaj sendas per poŝtmandato, ĉeko, aŭ banko (1) la jenan sumon:

Kiel kongreskotizon en kategorio …………………… p-tojn

Kiel kongresdonacon ………………………………… p-tojn

ENTUTE: …………………………………………….. p-tojn

Plenigu apartan aliĝilon por ĉiu familiano samtempe aliĝanta

(1) Forstreku la nevalidan.

(2) Nur por statistiko.

(3) Eksterlandanoj menciu la landon.

Por uzo de la administracio:

Pago ricevita Konfirmilo sendita Loĝejo mendita

Página 10 del original
Página 10 del original

K O N G R E S K O T I Z O J

31-12-87 31-3-88 30-6-88
1. Kongresano ……………………………… 2.200 2.700 3.200
2. Kongresano (Membro de HEF) … 1.700 2.200 2.700
3. Kunulo/ino (6) de kongresano ….. 1.500 1.800 2.100
4. Juna membro de HEJS (ĝis 26 jaroj) …………………………… 1.000 1.300 1.500
5. Gejunuloj ne membroj de HEJS, emeritaj kongresanoj aŭ infanaj .. 1.200 1.500 1.700
6. Eksterlandano kaj senlaborulo (7) ………………………… (SENPAGE)

Membro de HEF-HEJS n-ro ……..

Loĝejoj: Ni informos per HEF-BULTENO

Rimarkigoj:

  1. Plenigu la aliĝilon kaj sendu ĝin al la kongresa sekretariejo: Grupo Esperanto de Valencia, G. V. Fernando el Católico, 45-3.ª, 46008-Valencia.

  2. Sendu la koncernan kotizon al la 48-a Hispana Kongreso de Esperanto, konto n-ro 131022997631 Urbana 46, Caja de Ahorros de Valencia, c/ Chiva, 46018-Valencia.

  3. La kotizo ne estos repagebla, eĉ se la aliĝinto ne partoprenas en la kongreso.

  4. La aliĝilon oni pritraktos nur post ricevo de la koncerna pago.

  5. Kongresanoj en kategorioj (2) kaj (4) devas sendi ateston de HEF pri la pago de la kotizo de 1987 aŭ 1988.

  6. Kunulo: Tiu kiu loĝas samadrese kun aliĝinto.

  7. La senlaboruloj sendu fotokopion de atestilo.

  8. Se vi bezonas pliajn aliĝilojn, petu rekte de la kongresa sekretariejo.

Página 11 del original
Página 11 del original

En la salono Kabe okazas filmo «Esperanto». Mi komencis la plej komplikan labirinton de la kongresejo. Post multe da penado, serĉante la unuan kaj duan etaĝon, ne sole sed arope ni frontis unu la alian inter koridoroj kaj salonoj, kaj post kvaronhoro da penado, venis alta gvidanto kiu instruis al ni la rektan vojon. Laŭ la salono Fabiano, oni devas iri al la dekstra ŝtuparo, malsupreniri al la unua etaĝo, trapasi Kotarbinski, laŭ la kafejeto iri maldekstren, kaj post kubuta kurbo alifoje malsupreniri kelkajn ŝtupojn por vidi la kinejon «Kabe». Sed pordisto diris al ni:

-Malpermesate, ĝi estas kompleta. Ni ripetos ĝin morgaŭ matene je la deka.

La geesperantistos estis sidantaj pro laceco sur la planko en koridoroj, sur ŝtuparoj, en bufedoj kaj kafejetoj de la kongresejo.

Estis la plej ŝvarma homamaso da esperantistoj ene kaj for, tramoj kaj manĝejoj, hoteloj kaj ĝardenoj.

La impona kaj labirinta kongreso estos neforgesebla al ĉiu ĉeestanto.

JOHANO ANTONO

40-a DATREVENO DE LA FONDO DE HISPANA ESPERANTO-FEDERACIO 1947-1987

a) KONKURSO Temo: 40-a Datreveno de HEF. Historio, personaj spertoj, memoraĵoj, ktp. «Lingvo Esperanto». Maksimume: Du paĝoj de HEF-Boletín.

b) KONKURSO Temo: 40-a Datreveno de HEF kaj Esperanto. Artikolo aŭ raporto publikigita en la hispanaj ĵurnaloj aŭ revuoj rilate al HEF. Validas, ĉiuj oficialaj lingvoj el Hispanujo.

Materialon al la adreso de la ĉefredaktoro de HEF-Boletín, Giordano Moya, Balmes, 38, TERRASSA (Barcelona)

POR ĈIU KONKURSO TRI PREMIOJN

1-a Diplomo kaj Dumviva membreco al HEF.

2-a Diplomo kaj kolekto da libroj.

3-a Diplomo kaj kolekto da libroj.

Página 12 del original
Página 12 del original

LERNEJA PAĜO

Statistiko de la lernokursoj

De 1982 ĝis 1986 1987
Kursoj 18 3
Gelernantoj 262 35
Lernantoj 145 27
Lernantinoj 117 8

Aĝo

De 1982 ĝis 1986 1987
Antaŭ 18 jaroj 47 1
de 18 ĝis 25 99! 18
de 26 ĝis 35 59 10
de 36 ĝis 50 35 4
de 51 k.t.p. 22 2

Studa nivelo

De 1982 ĝis 1986 1987
Elementala 29 0
Baza 56 3
Meza 59 10
Profesia 55 12
Mezuniversitata 36 3
Universitata 27 7

Kalendaro

De 1982 ĝis 1986 1987
1-a kvaronjaro 82 9
2-a « 79 16
4-a « 78 10

Propagandilo

De 1982 ĝis 1986 1987
Amikoj kaj familianoj 103! 15
Presaĵoj 80 5
Afiŝoj 39
Radio kaj T. V. 17 4
Aliaj 22 5

[BILDO p.12] Malsupre de la paĝo, ornama linio el du ondaj (zigzagaj) strekoj tra la tuta larĝo.

Página 13 del original
Página 13 del original

Jes, nia laboro deklivas. VIDU

[BILDO p.13] Linia diagramo. La vertikala akso estas gradigita de 20 ĝis 70 (20, 30, 40, 50, 60, 70); la horizontala akso montras la jarojn 82, 83, 84, 85, 86, 87. La linio komenciĝas ĉirkaŭ 69 en 1982, falas al ĉirkaŭ 45 en 1983, releviĝas al ĉirkaŭ 56 en 1984, kaj poste malkreskas seninterrompe: ĉirkaŭ 48 en 1985, ĉirkaŭ 42 en 1986 kaj ĉirkaŭ 34 en 1987.

Kion vi faras por plibonigi la ststistikon? Dum ses jaroj ni konstatis ke la amikoj kaj familianoj estas la plej trafa kondukilo por allogi lernantojn al niaj kursoj. Sed preskaŭ 200 grupanoj nur konvinkis 15 lernantojn. Ĉu vi alportis iun ajn?

Pensu pri la plej taŭga propagandilo kaj montru ĝin al ni. Ni estas pretaj por fari ĝin.

JOHANO-ANTONO

LA SONĜO DE LA HOMOJ FRUKTODONIS FINFINE

Mekanike, la krurojn mia patrino dissternis aeren kaj kun mallonga zumo kaj eta metala bru’ naskiĝis mi. Finfine donis frukton la esperata sonĝo de la homoj.

De ostempa serio kiu nigrigos la mondon, mi estas la unua nask’. Vivo estos tre kurta por mi, nur sekondoj.

Ĉiam, kiam mortigo venu min aŭ unun de miaj fratoj, dum tutgeneracioj, la mond’ angore suferos kaj ploros.

La vento vipas, forta, mian vizaĝon, kiel se ĝi vere min naŭzus, furioza, batas…; kaj kiu ne abomenos min?

Naskiĝi por mortigi kaj mortigi por daŭri mortigante.

Restas iuj sekondoj…, eble jam dekonoj… kiel mi ŝatus scii pri de la homoj intrigoj, aŭ pri de la universo sekretoj, por en kosmon malaperi kaj ke neniu sciu iam mian Grandpovon.

Estas ridinde: homoj kiuj kreis min eĉ havigis al mi nomon, nomon por morto, por ĥaos’. Mi nomiĝas «Little boy», havas tri dek kvin megatonoj kaj estas falanta sur Hiroŝimon, rekte al mia morto. Hola, panĉjo, Hola, panjo, Ĝis revid’.

Naskiĝi por mortigi kaj mortigi por daŭri mortigante.

Ĉu vere, de la homo, tiu estas la fatala destino? Via estas respondo.

S. RICARTE

Página 14 del original
Página 14 del original

KIAJ ESTAS LA VIROJ?

PRAKTIKA ASTROLOGIO POR VIRINOJ.

[BILDO p.14] Gravuraĵo de la zodiaka signo Akvisto (Amforo): nuda vira figuro flugante en la aero, verŝanta akvon el amforo.

Al la kategorio de Amforo apartenas tiuj viroj, kiuj naskiĝis inter la 21-a de Januaro kaj 19-a de Februaro. Ĉi tiu viroj estas tre malfacile venkeblaj per la persona ĉarmo de la virino. Sed se la virino kontentiĝas per tio, ke ŝi sur la intelekta kampo kaj en la socia interrilatado signifas por sia viro pli multe, ol sur la kampo de la romantikaj sentoj, ŝi trovas en li la plej sindonan amikon. La vera «Amforo»-viro respektas la rajtojn de la aliaj homoj, sed firme defendas ankaŭ siajn proprajn rajtojn. Se la virino konstruas sur tiu fundamento, ŝi akiros en li tiel fidindan viv-kunulon, kiel en la viroj de grandaj sentoj. Bedaŭrinde multaj virinoj ne komprenas tion kaj ne estas kontentaj havante edzon kun «Amforo»-karaktero.

[BILDO p.14] Gravuraĵo de la zodiaka signo Fiŝoj: du fiŝoj ligitaj per longa kurba ŝnuro, unu super la alia, naĝantaj en kontraŭaj direktoj.

La stelaro de Fiŝoj regas la karakteron de tiuj viroj, kiuj naskiĝis inter la 20-a de Februaro kaj 21-a de Marto. Ili estas revemaj kaj facile perdas sian ekvilibron. Ili ne posedas memfidon, ili bezonas fortan instigadon kaj oni devas konstante atenti pri ili. Tiuj viroj tre emas rigardi ĥimerojn kiel realaĵojn, ĉar ili ne vidas la ligon inter la kaŭzoj kaj efikoj. Ofte ili estas tro superstiĉaj. Ne la trankvila pripenso, sed la momenta emocio direktas iliajn agojn. Ili senpripense malŝparas la monon, ĉiam estas pretaj al helpado, ne pripensante, ĉu la helpo estas utila aŭ malutila. Oni ne povas diri, ke ili estas aktive malfidelaj, sed ili havas treege malgrandan rezisto-forton kontraŭ tiuj, kiuj ilin admiras. En la hejmo ili estas ĉarmaj kamaradoj, ili bone komprenas la arton por rapide akiri simpation. Tial, ĉiu amas ilin.

(Daŭrigos)

Página 15 del original
Página 15 del original

ESPERANTA TAGO

                estas tago por praktiki esperanton.

La lasta vendredo de ĉiuj monatoj, en la grupejo, je la oka vespere.

PROGRAMO ĜIS LA NACIA KONGRESO

26 februaro
   Temo: AŬDOVIDO PRI VALENCIO
   Aranĝita de Añó kaj la junularo de la grupo

25 marto
   Temo: LA D. L. T., ¿REVO AŬ REALO?
   Prelegos: Antonio León

29 aprilo
   Temo: LA PACAJ MOVADOJ KAJ ESPERANTO
   Prelegos: Jesús Raposo

27 majo
   Temo: HISTORIO DE ESPERANTO EN VALENCIO
         kaj fina komento de interesaj lumbildoj
   Prelegos: Johano A. Giménez

24 junio
   Temo: AŬDOVIDO PRI HISPANIO
   Aranĝita de Añó kaj la junularo de la grupo

Al la parolado kaj la diskuto sekvos «BUFEDON». Alportu vi ion (arakidoj, fritaj terpomoj, krakenoj, kringoj, rostmaizo, migdaloj, rostkikeroj, oranĝaĵo, limonado, ktp.) kaj ni ĉiuj ĉion manĝu kune, babilante kaj ne krokodilante.

       ne forgesu!!    notu ĝin en via agendo!!

73-a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO, 1988

Aviadila karavano de Hispanio al Roterdamo. Buĝeto de VIAJES IBERIA. 96.500 p-toj. Eliro la 24-an de julio. Reveno la 31-an de julio

Página 16 del original
Página 16 del original

[BILDO p.16] Tuta paĝo manskribita per inko: partituro de la kanto Kisu min. Supre maldekstre desegno de knabkapo kun disstaranta hararo kaj larĝe malfermita buŝo, kiu kantas; el la buŝo eliras longa volvita kaligrafia ornamaĵo, kies bukloj formas la titolon Kisu min. Dekstre, sub la ornamaĵo, la atribuoj: «L. y M. / C. Velázquez. / Kopiis: F. Navarro.». Sub tio kvin liniaroj en violonŝlosilo, kun unu bemolo ĉe la ŝlosilo kaj takto «C»; komence de la unua staras la signo segno (𝄋), kaj la tria finiĝas per «FINO». Super la notoj estas skribitaj akordosimboloj (DM, GM6, GM, A7, DM7, E7, GM6, DM …). Sub la notoj kuŝas la kantoteksto:

«Kisu min, kisu min multe. Kvazaŭ ĉi nokton ni kisus por lasta la foj’. Kisu min, kisu min multe ĉar mi ti-megas ke iam ek-perdos mi vin. Havi vin tre tre a-pude dum la tuta vivo jen mi-a de-zir’. Pensu ke eble jam morgaŭ mi povus ek-iri tre fore de mi»

Sub la partituro, en du manskribitaj kolumnoj, la kantoteksto denove:

Kisu min, kisu min multe.        Havi vin tre tre apude
Kvazaŭ ĉi nokto ni kisus         dum la tuta vivo,
por lasta la foj'.               jem mia dezir'.
Kisu min, kisu min multe         Pensu ke eble jam morgaŭ
ĉar mi timegas ke iam            mi povus ekiri
ekperdos mi vin.                 tre fore de vi.
                                      Kisu min, ...

Página 17 del original
Página 17 del original

DEZIRAS KORESPONDI

[BILDO p.17] Tre kontrasta, malhela nigrablanka fotografaĵo: kvin virinoj sidas vicigite ĉe longa tablo, sur kiu kuŝas paperfolioj; du el ili portas okulvitrojn. Malantaŭ ili muro kun granda kradita fenestro kaj, dekstre, du afiŝoj aŭ bildoj. La vizaĝoj apenaŭ distingeblas pro la kontrasto. Sen apudskribo.

              Pogorelaja Svetlana
              SU - 252035 KIEV-35
              ul. Urickogo d.19, kv. 73
              Soveta Unio

Soveta instruistino de Esperanto (meze de la foto) kies novaj lernantinoj plezure korespondus kun hispanaj esperantistoj.

              Jusuf Dizdarević
              JU 72000 ZENICA
              S. Miliovoja Pibuge 57
              Jugoslavio

Jugoslava instruisto, deziras korespondi kun hispanaj geesperantistoj kaj interŝanĝi bildkartojn.

SOLVO DE LA ANTAŬA KRUCENIGMO

HORIZONTALE: 1.-Ĉ. 2.-Kio. 3.-Kloro. 4.-Kroniko. 5.-Muar. Gado. 6.-Anorako. 7.-Ozono. 8.-Ozo. 9.-O.

VERTIKALE: 1.-M. 2.-Kua. 3.-Krano. 4.-Klorozo. 5.-Ĉion. Rozo. 6.-Origano. 7.-Oka-Ko. 8.-Odo. 9.-O.

Página 18 del original
Página 18 del original

KRUCENIGMO Nº 19

                                                De ALIA-GO

[BILDO p.18] Krucenigma krado de 9×9 kvadratoj, numeritaj 1 ĝis 9 supre (kolumnoj) kaj maldekstre (vicoj). La kvar anguloj estas plenigitaj per dikaj nigraj oblikvaj strioj, tiel ke la tuta figuro prenas okangulan konturon, kaj en la centro nigraj felderoj desegnas grandan kvarpintan stelon kun blanka interno.

HORIZONTALE: 1.-La dua tago de la semajno (adverbe). 2.-Pli-malpli plena manko de lumo en loko. 3.-Japana luktoarto inter du personoj. Skandinava aerfeo. 4.-(Rad.) Iu el la staŭdoj, kiuj havas klingoformajn foliojn kaj horizontalan rizomon. (Rad.) Iama franca monero, valoranta la dudekonon de pundo. 5.-Onomatopeo, imitanta la krion de bebo, la bojon de hundo. Sufikso uzata por derivi numeralojn, indikantajn egalaj partoj de tuto. 6.-Literoj de «Dezerto». Pagordono, per kiu la subskribanto ordonu al sia banko, kie li havas bonhavan konton, ke ĝi pagu ĉe vido la tie skribitan sumon al la nomita profitanto. 7.-Genro de amerikaj malgrandaj noktaj simioj grandokulaj. (Rad.) Ringoforma insulo, formita de koraloj, kun centra lageto kaj zono da rifoj. 8.-Filo de Dedalo, kiu fluginte tro proksime al la suno perdis siajn vaksalgluitajn flugilojn kaj falis en la maron. 9.-(Rad.) La sesa tago de la semajno.

VERTIKALE: 1.-Rilata al la kvara tago de la semajno. 2.-Edikto de la rusa caro. 3.-Nedaŭra, kaprica kutimo, moro aŭ maniero, koncernanta precipe vestadon. (Inv.) Genro el la ordo de paseroformaj birdoj, kun blugriza dorso. 4.-(Rad.) Sekse ami. Rilata al tre malmola tavolo de la terkrusto. 5.-Konsonantoj de «ROBO». (Inv.) Interjekcio uzata por esprimi iom malŝatan senzorgecon. 6.-(Rad.) Instrui beston por iu celo. Rilata al durada veturilo, tirata de besto. 7.-Dio de la ventoj. (Inv. kun adverbo) Egipta dio de la scienco, prezentita kiel homo kun ibiskapo. 8.-Peceto, tufeto el maldensa kaj malpeza materio, kiu balanciĝas en aero, malrapide falante. 9.-(Inv.) La unua tago de la semajno.

Edita: Grupo Esperanto de Valencia Dep. Legal V-1683-1983 Redactor: José Pérez Sempere

Página 19 del original
Página 19 del original

[REKLAMO p.19] Tuta paĝo: fotokopio de leterpapero de la vojaĝagentejo LEVANTE TOURS, S.A. Supre maldekstre la emblemo — kursivaj, oblikvaj literoj «LEVANTE» kun rapidecaj strioj maldekstre, kaj apude «TOURS, S.A.»; sub la emblemo, malgrande, «G.A.T. 1757». Dekstre la kapo de la letero:

OFICINAS:

ALBACETE, 19
         342 04 22
TELS.    342 04 46
         342 04 28
TELEX: 62116
46007 VALENCIA

Sub horizontala linio, transversa strio:

CIRCUITOS NACIONALES E INTERNACIONALES • GRUPOS ESCOLARES • TERCERA EDAD • SKI • CONGRESOS • FERIAS

La teksto de la paĝo:

CONGRESO UNIVERSAL DE ESPERANTO. ROTTERDAM.

PROGRAMA DE VIAJE

DIA 19-07 VALENCIA-LYON. Salida a la hora acordada hacia la frontera, posibilidad de efectuar paradas durante el recorrido recogiendo a congresistas de otras provincias. Cena y alojamiento en LYON.

DIA 20-07 LYON-PARIS. Desayuno y salida con direccion a Paris, llegada, acomodacion y tiempo libre para realizar visitas. Alojamiento.

DIA 21 PARIS. EXCURSIONES. Desayuno y alojamiento. Jornada a disposicion para realizar las visitas que se consideren de interes: Sacré Coeur, Mont Matre, Campos Eliseos, Invalidos, Notre Dame…

DIA 22-07 PARIS-ROTTERDAM. Desayuno en el hotel y salida a una hora prudencial, despues de completar alguna visita, hacia Rotterdam, llegada y toma de contacto con la organizacion del Congreso para la acomodacion en los distintos hoteles.

DIAS 23 al 30-07-ROTTERDAM.- Asistencia a las distintas actividades del Congreso. Autobus a disposicion para recorrer, visitar las zonas mas interesantes: Amsterdam, Gran Dique, … Despues de la clausura salida hacia el punto de origen.

DIA 31-07.ROTTERDAM-VALENCIA. Continuacion del viaje de regreso a los distintos puntos de origen donde se hayan efectuado las recogidas el primer dia.

                    PRECIO...................29.400.-

Dekstre de la prezo, ronda stampo kun la teksto «VIAJES LEVANTE TOURS, S.L. — Albacete, 19 · Tel. 342 04 22 · Tx. 62116 · 46007 VALENCIA».

Sub horizontala linio:

                    S O L I C I T U D   D E   R E S E R V A

Nombre y Apellidos.............................................................
Domicilio..................................Lugar..............................
Telefono...................................DNI...............................
Lugar de recogida:.........................(Valencia-Castellon-Tarragona)

Enviar a la direccion del membrete, a la atencion de Francisco Sáez, antes del 30 de mayo. Posteriormente se le enviarian las instrucciones e informacion detalladas.

Valencia Luno n.º 20 (noviembre de 1988)

Texto completo del número 20 de Valencia Luno, el boletín del Grupo de Esperanto de Valencia, de noviembre de 1988: 8 páginas transcritas del original.

Portada de Valencia Luno n.º 20, noviembre de 1988.
Portada de Valencia Luno n.º 20, noviembre de 1988.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1988_n20_nov

Qué tiene de especial este ejemplar

  • La crónica del congreso (p. 3) imprime «El la ĵaŭdo 14a ĝis la dimanĉo 18a julio»: en 1988 el 14 de julio sí cayó en jueves, pero el 18 fue lunes — el domingo era el 17.
  • El esperanto del número va lleno de hispanismos y erratas: el título de portada imprime «PROVISORA FORIRO DE J. PEREZ SEMPERE» en lugar de «provizora», y dentro se leen «presidanto», «deligito», «empaĝigo» o «badeaŭrinda».
  • En la página 2, al final del tercer punto, el original imprime «tutanesperantistaron» todo junto, con una rayita hecha a mano insertada entre las dos palabras.
  • El programa del Día de Zamenhof (p. 5) anuncia «Diskoto instigata kaj gvidata de Pascual Pont pri la lastaj proponoj de lingvaj ŝanĝon»: la letra impresa es una o, aunque lo que se anuncia es una discusión.
  • En la lista de contactos africanos (p. 6) varios topónimos argelinos salen mal escritos, lo que dificulta buscarlos: «Ghradaia» por Ghardaïa y «Tlemcem» por Tlemcen.
  • Las páginas 4 y 5 están impresas con una tipografía cursiva, distinta de la del resto del número, y la página 6 con impresora matricial: allí los puntos y las comas del final de frase apenas se distinguen.
  • Debajo del retrato de Miguel Hernández (p. 8) está la firma manuscrita del artista, demasiado pequeña y cursiva para poder descifrarla.

Qué hay en este número

p. Título Idioma Firma
1 PROVISORA FORIRO DE J. PEREZ SEMPERE DE LA REDAKTADO DE NIA BULTENO epo
2 (alvoko: TIU KIU KONAS PROGRAMON POR METI SUPERSIGNOJ EN KOMPUTILO AMSTRAD PCW8256) epo
3 OKAZIS EN VALENCIO · 48ª HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO epo
4 GRAVA KUNLABORO DE UNIVERSALA ESPERANTA ASOCIO KAJ AMNESTIO INTERNACIA epo
4 Atentu bone · ELSTARA KUNVENO epo
5 ZAMENHOFA TAGO epo
5 LOTERIO epo
6 ESPERANTO EN VALENCIO—DAKARO epo
6 INSTRUADO DE ESPERANTO epo
7 PERSONAJ NOVAĴOJ epo
8 MIGUEL HERNANDEZ (reklamo de la Libroservo) epo

El boletín, entero

Página 1 del original
Página 1 del original

[BILDO p.1] Kapo de la kovrilo: verda rektangula bloko. Maldekstre, blanke desegnitaj, la du poligonaj turoj de urba pordego (la Serranos-turoj de Valencio); antaŭ ili granda blanka lunarko kiu formas la komencan literon de la titolo. En la centro, per grandaj blankaj majuskloj, «VALENCIA LUNO» en du linioj. Dekstre, granda kontura kvinpinta stelo.

ESPERANTO – BULTENO DE LA VALENCIA KOMUNUMO

GRAN VIA FERNANDO EL CATOLICO, 45, 3.ª – ☎ 326 96 16 • 46008 VALENCIO (HISPANIO)

Nº 20 – Novembro 1988

PROVISORA FORIRO DE

J. PEREZ SEMPERE

DE LA REDAKTADO DE NIA BULTENO

Pro troa profesia laboro, la fondinto kaj subtenanto de la dua epoko de «Valencia Luno» ne povas daŭrigi sian mirindan laboro redakti, tajpi, enpaĝigi, presi kaj krampi tiun ĉi bulteno.

José Añó kaj Pascual Pont anstataŭas lin por redaktado, tajpado kaj empaĝigo ĉar Perez Sempere ankoraŭ daŭros kiel krampisto kaj presisto.

Tamen estas certe ke «Valencia Luno» perdis (ni esperas ke nur momente) la perezsemperespirito kaj tio estas badeaŭrinda ĉar riskas multege la vivo de tiuj ĉi paĝoj, kvankam ni ĉiuj klopodos ĝian daŭron.

Ni devas profiti tian okazon por repensi la celon de nia bulteno kaj serioze mediti pri la vero de tiu opinio kiu diris ke Esperantujo havas tro da bultenaĉoj, fibultenoj kaj bultenetoj. Ĉu estas utila tia proliferado? Ĉu ne estus plej taŭga kunigi niajn estrebojn en unu altkvalita revuo?

La opinio de la redakcio estas ke oni devas zorgi tian multobligon da eldonetoj kaj inter ili nia «Valencia Luno». Tie ĉi la kialoj, laŭ nia vidpunkto:

Página 2 del original
Página 2 del original

  • Esperantujo havas tiajn altrangajn revuojn: Monato, Esperanto, Heroldo, El Popola Ĉinio, Fokuso, ktp. Ne ekzistas konkurenco inter tiaj revuoj kaj nia bulteneto. Ili estas komplementaj.

  • Esperanto estas lingvo viva ĉiam kiam estus uzata. «Valencia Luno» estas motivo por pripensi, skribi, legi, diskuti en Esperanto. Se ĝi malaperus, estas certe ke Esperanto iomete velkus.

  • Ni estas malgranda amaso da personoj. Ni devas profiti tian karakteron por fari veran komunumon. Ni devas scii kion ni faris, faras aŭ faros, kion ni intencas aŭ revas. «Valencia Luno» devas esti ilo por kunligi la tutan esperantistaron de la Valencia komunumo.

  • Se ni ĉiuj havas vulgaran trajton, tia estas nia universala sento. Ĉu estus eble ke «Valencia Luno» gastigus kaj kovus tian senton, tiel ke ni maturiĝus laŭ vera universala penso? Ni ĉiuj havas korespondantojn tra la tuta mondo, kaj foje ni havas malfacilaĵojn por daŭrigi tian rilaton. Ĉu la sendado de «Valencia Luno» povus helpi al ni, se ĝi vere spegulas al ni ĉiuj?

POR REALIGI TIAJN CELOJN «VALENCIA LUNO» DEVAS ESTI LA VERKO DE LA TUTA VALENCIA ESPERANTISTARO

Sendu al ni viajn novaĵojn, agojn aŭ pensojn; buŝe, letere aŭ telefone, per via gepatra lingvo aŭ esperante. Direktu vin al la grupejo de Valencio aŭ rekte al la novaj redaktoroj

Jose Año Pascual Pont
Castielfabib, 18, 3A-10 Pio IX, 9, 19ª
Valencio 46015 Valencio 46017
Tel. 3483085 Tel. 3778546

TIU KIU KONAS PROGRAMON POR METI SUPERSIGNOJ EN KOMPUTILO AMSTRAD PCW8256 BONVOLU INFORMI AL REDAKTOROJ

  • La pasintan 8an de novembro forpasis Rafael Bosch Fornals, frato de malnovaj kaj elstaraj esperantistoj Guillermo kaj Juan, al kiuj ni kore kondolencas.

Página 3 del original
Página 3 del original

OKAZIS EN VALENCIO

48ª HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO

====================================

El la ĵaŭdo 14a ĝis la dimanĉo 18a julio, en Ekonomia Fakultato de Valencio, 245 esperantistoj partoprenis en la 48ª Hispana Kongreso de Esperanto.

Jesús Castillo, prezidanto de Kuba Esperanto-Asocio, kortuŝe rememoris ke la eniginto de Esperanto en Kubo estis valenciano Fernando Soler y Valls kaj tial li havis grandan plezuron povi saluti lian filon.

«Falla l’Antiga de Campanar» plenigis la Arta Vespero per grava teatraĵo kaj Populara Valencia Folkloro.

La «Generalitat Valenciana» subvenciis eldono de » M. Hernandez, poeto de l’popolo». Dum ĝia prezentado, nepino de la aŭtoro deklamis poeziaĵojn kaj subskribis ekzemplerojn.

Ankaŭ oni prezentis librojn de valenciaj samideanoj: Curso Práctico Elemental de Esperanto, de Felix Navarro; Infana Ludado, de Adrian Mañas kaj AEIOU de Esperanto, de José Añó.

[BILDO p.3] Nigra-blanka foto okupanta la malsupran trionon de la paĝo, tre kontrasta kaj krude rastrumita. En la antaŭo, enorma paelo-pato plena de kuirita rizo, vidata oblikve de supre; ĝi okupas preskaŭ la tutan larĝon de la foto kaj ripozas sur la tero. Malantaŭ ĝi staras vico de proksimume dudek personoj, plejparte viroj en somera vesto, kelkaj kun brakoj sur la ŝultroj de la najbaro; dekstre du figuroj kun blanka kuirista antaŭtuko, unu el ili kun blanka ĉapo, apud metala stativo. La grundo antaŭ la pato estas malseka kaj malhela.

Página 4 del original
Página 4 del original

GRAVA KUNLABORO DE UNIVERSALA ESPERANTA ASOCIO KAJ AMNESTIO INTERNACIA

La venontan 10an de decembro 1988, okazos la 40a datreveno de la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj, proklamita de la registaroj enkadre de Unuiĝitaj Nacioj. Ĝi proponas perspektivon de mondo sen maljusto, sen diskriminacio, sen kruelo.

Tiu promeso restas plenumota.

Amnestio Internacia festas tiun datrevenon per:

  • distribuado da ekzemplerjn de la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj al plejeble multaj personoj.

  • Kolektado da subskriboj favore al la homaj rajtoj.

Tiu kolektado estos alportita la Tagon de la Homaj Rajtoj al la reprezentantoj de ĉiuj statoj kaj al la Unuiĝitaj Nacioj.

Universala Esperanto Asocio, per siaj membroj kaj kunlaborantoj en 105 landoj, zorgas tian distribuadon kaj kolektadon en lingvo Esperanto.

Tiel montriĝas la utileco de nia lingvo kaj strebiĝas nia emo al la humana, justa kaj paca homaro.

Atentu bone

ELSTARA KUNVENO

La pasintan 22an de oktobro okazis en Madrido kunveno de esperantistoj de Santiago, Santander, Bilbao, Barcelono, Valencio, Sevijlo kaj Madrido por antaŭzogi la anstataŭigon de la nuna estraro de H.E.F. ili ĉefe kunsentis:

  • kandidati Antono Nuñez por prezidanteco de H.E.F helpata de Miguel Gutierrez Aduriz, Juan Azcuenaga, Miguel Fernández, Jorge Camaĉo kaj Augusto Casquero.

  • prepari kompletan kaj sciencan dosieregon por peti oficiale la enkondukon de Esperanton en lernejojn. Du milionoj da pesetoj estas budĝeto por tiu ĉi laboro.

Página 5 del original
Página 5 del original

17-12-88

ZAMENHOFA TAGO

La Valencia Grupo intencas festi tiun tagon laŭ la jena programo:

13´— horo Ofero de laŭrojn al la busto-plato de D-ro. L. Zamenhof en la strato de la sama nomo.

14´— horo komuna Tagmanĝo en Restoracio Nevada, apud nia grupejo. Por detaloj kaj rezervoj telefonu aŭ iru al la Grupo.

16´— horo Johano Fontecha (presidanto de la Grupo) en nia Grupo kunveno por informo kaj diskuti pri aliaj aferoj Juna Suno, la Universala Kongreso en Valencio, ktp. José Añó projekcios kaj komentos lumbildojn pri Universala Kongreso en Nederlando. Vi povos vidi inter aliaj temoj, komputilojn kiuj, per dolĉa voĉo, tre bone parolas Esperanton. Diskoto instigata kaj gvidata de Pascual Pont pri la lastaj proponoj de lingvaj ŝanĝon en Esperanto. Se ni atingus komunan penson pri tio, ni povus sendi al UEA nian opinion.

TELEFONU AŬ IRU AL LA GRUPO POR REZERVOJ.

LOTERIO

Nia Grupo reprenis la tradicion ludi loterion por Kristnasko por helpi sian ekonomian staton.

Nia numero estas

50.845

Tiuj kiuj deziras ludi aŭ vendi ĝin, direktu al samideano Casquero en la grupejo.

Página 6 del original
Página 6 del original

ESPERANTO EN VALENCIO—DAKARO

Aro da personoj kaj institucioj de Valencio organizis ekspedizion tra Afriko por pliigi konon kaj kunlaboron inter Valencio kaj afrikaj popoloj.

La valencia esperantistaro profitis la okazon por interrilati kun afrikaj esperantistoj kaj montri la taŭgecon de esperanto por plibonigi la interkomprenon.

Ni rikoltis adreson de urboj de la itinero kaj sendis pakaĵeton da esperantaj libroj. La nombro da esperantistoj kun kiuj ni kontaktis estas:

ALĜERIO.- Alĝero, 2; Ghradaia, 1; Laghouat, 2; Oran, 4; Tamanrasset, 1; Tlemcem, 18.

BURKINA FASO.- Ouagadougou, 10.

MALIO.- Bamako, 2.

NIGERLANDO.- Niamejo, 3

SENEGALIO.- Dakaro, 7

INSTRUADO DE ESPERANTO

======================

✱✱✱ Kiel longjara tradicio, Sro. FELIX NAVARRO komencis la unuan lundon de oktobro la Elementan Kurson de Esperanto, kie troviĝas la origino de preskaŭ la totala esperantistaro de la Valencia Grupo. Tiu ĉi jaro aliĝis 14 personoj. Tio rompas la descendon de la kurvo de la lastaj jaroj.

✱✱✱ JOHANO ANTONO GIMENEZ gvidas Kurson de Parolado en la Valencia Grupo por tiuj kiuj faris jam la Elementan Kurson.

✱✱✱ JOSE AÑO disdonis intensivan kurson de 2-3 horoj, laŭ sia metodo «AEIOU DE LA INTERNACIA LINGVO», por infanoj de 8-14 jaroj:

Dato Loko Urbo Infanoj
2-5-88 Casa de la Cultura Almusafes 20 infanoj
12/17-5-88 Colegio Publico Santa Barbara Benifayó 19 «
24/26-5-88 » » « « 13 «
28-5-88 Centro Social «Senabre» Valencio, 18 «

Tiaj kursoj finas per testo kiu permesas konstati la rapidecon kaj efektivecon de la infanoj por kompreni la strukturon kaj logikon de Esperanto.

✱✱✱ JULIO TARIN CORTES gvidis Someran Kurson en la grupejo de Valencio.

Página 7 del original
Página 7 del original

PERSONAJ NOVAĴOJ

================

  • Carles Moya loĝas denove en Valencio post sia deviga laboro en Barcelono. Li ankaŭ intencis repreni siajn universitatajn studojn kaj tial li demisiis kiel deligito de UEA en Valencio. Anaro de UEA en Valencio devas elekti novan delegiton.

  • Manuel Bermell Bonet, kasisto de Valencia Grupo foriris por plenumi sian militservon. La laboro de kasisto estas provizore postenita de Adrian Mañas Codes.

  • Ankaŭ Amparo Boluda Leal anstataŭas José Miguel Claudios Dominguez, kiu devas lasi la sekretariecon de la Valencia Grupo.

  • Burokrata eraro malebligis aperi en la kongresa listo de hispanaj grupoj tiu de Almussafes kiu regis nia samideano Francisco Ramirez Baldoví kore helpata de sia edzino Maria Grau Magraner kaj sia amiko Blay. Ni pardonpetas kaj publike rekonas lian laboron ĉefe inter la infanaro.

  • José Manuel Añó, José Añó, María Margarita Peña, Juan Antonio Gimenez, Maria Isabel Beut, María Dolores Lull kaj Felix Navarro, partoprenis en la Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo:

  • Marisol Romero kaj Ramón Diago havis novan filinon kiu nomiĝas Aurora. Alicia Ballester kaj Augusto Casquero ankaŭ havis filon al kiu oni baptis esperante dum la Meso de Hispana Kongreso kaj donis la nomon de Victor Enrique.

  • Antonio Madrigal sukcese finis siajn studojn de Informadiko. Joan Quiles same kronis la medicinan lernadon kaj malfermis privatan konsultejon.

  • J. Añó kaj J.M. Claudios aranĝas sportan vortaron kaj frazaron por Olimpiaj Ludoj, bazita sur libro de Kanado.

  • Pasintan 29an de Oktobro, kiel rezulto de bedaŭra akcidento, mortis samideano Félix Gabaldón del Rio patro de ankaŭ samideano Félix Gabaldón Ruano.

Página 8 del original
Página 8 del original

[REKLAMO p.8] Tutpaĝa reklamo de la Libroservo de la Grupo por la esperanta poem-antologio «m. hernández, poeto de l’ popolo». La teksto de la reklamo:

[BILDO p.8] Supre maldekstre, alt-kontrasta desegno (aŭ rastrumita foto konvertita al du tonoj) de la kapo de Miguel Hernández, vidata iom de flanke: senhara verto, grandaj oreloj, la vizaĝkonturoj solvitaj en nigraj makuloj sen mezaj grizoj. Sub la desegno, eta manskriba subskribo de la artisto, nelegebla.

MIGUEL HERNANDEZ

unu el la zenitaj figuroj de la nuna Hispana liriko, nerezisteble renomiĝis en Hispanio en la lastaj dudek jaroj. Enkarcerigite de la Franko-a reĝimo, kiu malpermesis kaj kondamnis lian verkaron, li mortis en la prizono de Alicante en marto 1942, kiam li ne aĝis ankoraŭ 32 jarojn.

Ĉi tiu poeto arda, tenera, delikata, populara, solidara kun siaj epoko kaj fratoj, la homoj, lasis sian voĉon al la estontaj generacioj apud la voĉoj de la grandaj lirikistoj Garcilaso, Juan Ramón Jiménez, Federico García Lorca, Antonio Machado…

En ĉi tiu Esperanta antologio de liaj plej gravaj poemoj, la leganto trovos, krom unu detala komentario pri ĉiuj liaj libroj aŭ poemkolektoj, biografian resumon kaj notojn, nemalhaveblajn por ĝuste loki la poeton en ties pasia epoko.

m. hernández,

poeto de l’ popolo

poem-antologio

[BILDO p.8] Reprodukto de la librokovrilo, en nigra kadro: plumdesegno de olivarbo kun tordita trunko sur herba grundo; ĝiaj folioj disflugas dekstren, kaj supre dekstre, en la angulo, vidiĝas malgranda fenestro kun kvar vertikalaj feraj stangoj — prizona fenestro. Sub la kadro, en aparta strio, la vortoj: hispana literaturo

hispana literaturo

¡AĈETU ĜIN EN NIA LIBROSERVO PER 800 PTOJ.!

Edita: Grupo Esperanto Valencia

Imprime: Snollocer – Denia, 51 – Valencia

Deposito Legal V-1683-1983

Valencia Luno n.º 21 (febrero de 1989)

Texto completo del número 21 de Valencia Luno, el boletín del Grupo de Esperanto de Valencia, de febrero de 1989: 12 páginas transcritas del original.

Portada de Valencia Luno n.º 21, febrero de 1989.
Portada de Valencia Luno n.º 21, febrero de 1989.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1989_n21_feb

Qué hay en este número

p. Título Idioma Firma
1 LA ESPERANTA FONDAĴO «FERNANDO SOLER» komencas siajn aktivecojn epo
2 OKAZIS LA ZAMENHOFA TAGO epo
3 ORDINARA GENERALA ASAMBLEO epo Juan Fontecha Soto
4 UNIVERSALA KONGRESO EN VALENCIO — RESPONDO AL ENKETILO epo
4 PERFEKTIGA KURSO epo
4 NEKROLOGO epo
5 EN LA DUA JARCENTO — DUE FARIĜU NIA DEVIZO epo Humphrey Tonkin (citita)
6 VALENCIA-DAKAR SOLIDARECO NORDO-SUDO epo Verda Stelo
10 ESPERANTO KAJ PACO epo Pascual Pont (vidpunkto)
11 BILANCO DE LA 48-a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO epo Juan Antonio Giménez, Augusto Casquero de la Cruz
12 ¡¡ATENTU!! DU GRAVAJ REKONTIĜOJ epo

El boletín, entero

Página 1 del original
Página 1 del original

[BILDO p.1] Verda kapo de la bulteno: maldekstre la silueto de la Torres de Serranos; super kaj ĉirkaŭ la titolo, granda blanka lunarko; la titolo «VALENCIA LUNO» per grandaj blankaj literoj, kaj dekstre blanka kvinpinta stelo.

ESPERANTO – BULTENO DE LA VALENCIA KOMUNUMO

GRAN VIA FERNANDO EL CATOLICO, 45, 3.ª – ☎ 326 96 16 • 46008 VALENCIO (HISPANIO)

Nº 21 – Februaro 1989

LA ESPERANTA FONDAĴO «FERNANDO SOLER» komencas siajn aktivecojn

Efektive, kiel jam anoncis dum la pasinta Hispana Kongreso de Esperanto okazinta ĉe Valencio, la valencianoj havas, krom nia Grupo, alian sidejon por lerni, paroli, praktiki kaj ĝenerale disvastigi nian karegan idiomon Esperanton.

Ĝi estas la «Esperanta Fondaĵo Fernando Soler», fondita de José Soler, filo de D. Fernando Soler i Valls. Ĉi tiu fondaĵo estis aprobita kaj akceptita de Ministraro pri Edukado (B.O.E. nº 177 dato: 23ª julio 1988) kaj ankaŭ de la Konsilantaro pri Edukado kaj Scienco (D.O.G.V. nº 934 dato: 13ª julio 1988)

Tre resumitaj, la ĉefaj aktivecoj kiujn la fondaĵo havas estas: instrui Esperanton, disvastigi ĝin kaj, inter aliaj, oni pensis kunvoki premion memore al Sro. Fernando Soler i Valls. Ĉi tiu premio estos direktata al ĉiuj kiuj (esperantistaj aŭ ne) kontribuu eksterordinare al la disvolvigo de la Esperanta Movado.

Dum la februara monato oni disdonos klason kaj, samtempe, komenciĝos la aliaj aktivecoj. Oni infor-mos, oportune, pri la tagoj, horoj kaj aliaj ajn deta-loj.

Do, restu ĉiuj invitataj por viziti nin kaj por partopreni kun ni en nia sidejo.

Página 2 del original
Página 2 del original

OKAZIS LA ZAMENHOFA TAGO

Tiel kiel oni anoncis en la pasinta bulteno, la sabato 17ª decembro, oni festis la Zamenhofan Tagon.

Tre bela kaj granda laŭra krono ĉirkaŭis la bustoplato de Dro. Zamenhof en la strato de la sama nomo en Valencio. Poste oni kantis «La Espero», sed bedaŭrinde nia grupo ne estas tro riĉa de belaj voĉoj kaj muzika senco. Venontan jaron ni devas helpi nin per kasedo.

Ni tagmanĝis kune en proksima restoracio. La manĝaĵo estis bona kaj la etoso tre agrabla kaj ĉarma. Estas esperantistoj kiuj tradicie oni retrovas jare en tia manĝaĵo sed estas agrable trovi ke tio permesas daŭrigi sian esperantistecon.

Poste, en nia grupejo kuvenis por babili kaj diskuti. Johano Fontecha informis pri la situacio de la Grupo kaj Pascual Pont pri la lastaj proponoj de lingvaj ŝanĝoj en Esperanto.

Tiu lasta temo instigis viglan diskuton ĉar kelkaj montris sian oposicion. Ĉiuj la ĉeestantoj kunsentis eviti neologismojn, kiam jam havas facilan vorton sed akordo malaperis kiam traktis du aliaj aferoj:

** la nomo de monatoj erarigas al tiuj kiuj siaj lingvoj kutimas nomi ilin per orda numeralo, kaj emas pensi ke oktobro estas la 8ª monato, kaj septembro, la 7ª. Se esperanto volas esti neutrala, logika kaj vere internacia, tion oni devas ŝanĝi.

** afiksoj «ge» kaj «in» ne kongruas kun seksa egaleco. «ge» devus malaperi. la finaĵo «o» entenus la du genroj kiuj diferencus per «in» kaj «vir». Ekzemplo: katoj estas katino kaj virkato.


¡ N O T U !

tia adreso : Esperanta Fondaĵo «Fernando Soler» Duque de Calabria, 4, pta. 2ª 46005 VALENCIO

kaj telefono: 374 23 84

Página 3 del original
Página 3 del original

GRUPO-ESPERANTO «VALENCIA»

ORDINARA GENERALA ASAMBLEO

SABATO, 25 februaro 1989 4 30 vespere, unua kunvoko 5 vespere, dua kunvoko

TAGORDO:

1, – Legado kaj aprobo de antaŭa akto

    • Resumo aktivaĵoj dum 1988
    • Legado kaj aprobo bilanco de 1988
    • Legado kaj aprobo de la buĝeto por 1989
    • Projekto kiu proponas nia Prezidanto pri la ebleco de nia Asocio. Aliaj proponoj.
    • Kompletigo de la estraro
    • Sugestoj kaj demandoj

NOTOJ:

Al la fino de la Asambleo, anoj partoprenantoj kiuj deziras, iros al proksima trinkejo por gustumi aperitivon.

Ni fervore petas la ĉeeston de tuta la anaro, ĉar la decidoj kiujn ni prenos estas tre gravaj por la estonteco de nia Asocio.

Juan Fontecha Soto

Prezidanto

Página 4 del original
Página 4 del original

UNIVERSALA KONGRESO EN VALENCIO

RESPONDO AL ENKETILO

Organizi Universalan Kongreson estas tasko kiu bezonas grandan kavanton da mono kaj laboro. Tial oni sendis kun la pasinta «Valencia Luno» enketilo por scii la eblan helponde la esperantistaro.

Vidu tie ĉi la unuan respondon:

Augusto Casquero de la Cruz – Laboro ĝis la Kongreso Juan Antonio Gimenez – Laboro kaj 5000 ptoj. Rafael Herrero García – Laboro dumkongreso kaj 1000 ptoj. monate. Pascual Pont Martínez – Laboro Arquimedes Balleter Vaquero – Donaco de akvareloj kaj laboro César Mosteirin – 1000 ptoj. monate. Juan Carlos Ruiz Sierra – 500 ptoj. monate kaj laboro

==============================

Se la Universala Kongreso okazus en Valencio oni bezonus ankaŭ valencianojn kiuj flue kaj korekte parolus Esperanton

Tial oni aranĝas

PERFEKTIGA KURSO

GVIDATA DE AUGUSTO CASQUERO

bazita en «Pasoj al plena posedo» de William Auld ĉiuj la mardoj je la sepa kaj duono vespere en la sidejo de Valencia Grupo

==============================

N E K R O L O G O

La pasintan 8an de decembro, forpasis ENRIQUE ARNAU PROSPER, delegito de UEA en Cheste kaj unu el la plej elstara, fidela kaj aktiva esperantisto de nia Valencia komunumo.

«Valencia Luno» intencas publiki en venonta numero la nekrologon kiu li meritas.

Página 5 del original
Página 5 del original

Nova Strategia Plano de UEA

EN LA DUA JARCENTO — DUE FARIĜU NIA DEVIZO

La Komitato de Universala Esperanto Asocio, aprobis planon kiu difinas tri ĉefajn prioritatojn por la komenco de la dua jarcento de Esperanto. Iliaj komencliteroj formas la vorton DUE. Temas pri:

Disvastigo de Esperanto;

Utiligo de Esperanto;

Edukado al tutmonda konscio.

Nia prezidanto Humphrey Tonkin escribas pri tio:

Se oni ne lernos Esperanton, la kulturo kaj socio de Esperanto ne pluvivos. Ni salutu kaj gratulu tiuj, kiuj mem instruas la lingvon, profesie aŭ amatore, aŭ kiuj pretigas lernilojn aŭ organizas kursojn. Ni ne dediĉas sufiĉan atenton al tiuj plej bazaj, plej esencaj laborantoj en nia movado. Ni ankaŭ ne mem dediĉas sufiĉan atenton al propra plibonigo de nia lingvoscio. En rilata tereno, tiuj kiuj informadas pri Esperanto al la ekstera publiko ludas preskaŭ egale esencan rolon. Kune kun niaj instruistoj, ili konsistigas la disvastigantojn de Esperanto.

La utiligantoj de Esperanto estas tiuj, kiuj celas praktike apliki Esperanton – en scienco kaj tekniko, kaj en aliaj sferoj de la homa vivo. Ili estas tiuj, kiuj verkas kaj arte prezentas en Esperanto. Ili estas ankaŭ tiuj, kiuj helpas nin pli bone uzi Esperanton, montrante al ni novajn vojojn al ĝia praktika utiligo aŭ plifortigante niajn organizaĵojn kaj instituciojn.

Sed por kio lerni Esperanton, pro kio utiligi ĝin? Ĉefe temas pri tio, ke ni opinias ke pli vasta utiligo de Esperanto igus la mondon pli kapabla trakti siajn aferojn, pli riĉa spirite, pli tolerema kaj komprenema. Nia tria tasko do (post lernado kaj utiligado) estas uzi ĝin por fariĝi pli bonaj civitanoj de la mondo, kaj por helpi la homaron solvi siajn problemojn pace, harmonie kaj kompreneme.

Disvastigo,

Utiligo,

Edukado al tutmonda konscio,

jen, do, tri principoj, tri ideoj, kiujn ni kiel esperantistoj povus bele apliki en la Nova Jaro 1989.

Página 6 del original
Página 6 del original

VALENCIA-DAKAR SOLIDARECO NORDO-SUDO

En la jaro 1986, multenombra aro da studentoj de diversaj Fakultato; de la Universitato de Valencia uniĝis por krei asocion kiu konordigus la kooperon por la disvolviĝo kaj helpo al evoluiĝantaj landoj kaj faciligi la laboron de la internaciaj organizaĵoj kiuj celas atingi kaj kolekti materialon, varojn kaj ekipaĵojn por ĉi tiuj landoj.

Finfine, post grandaj streboj naskiĝis A.VA.CO.DE ( Valencia Asocio por la Kooperado kaj la Disvolvo ), kaj de ĉio ĉi naskiĝis la Karavano Valencia-Dakar 88 kun 29 partoprenantoj. Inter ili troviĝas kiel gvidanto Paco Lama, tri tropikalaj kuracistoj, unu flegisto ( A.T.S. ), makanikistoj, Kamion-stiristoj kaj fotografistoj.

La eliro okazis la 9-an de oktobro, el Valencio, kaj ĉiu veturilo kunportis kelkajn algluaĵojn en kiuj oni montris per logotipoj kelkajn el la celoj de la karavano; inter ili estis videblaj la kvin-pintaj verdaj steloj ( la steloj de la Espero).

El Melilla oni veturis al Oujda ( Maroko ) por eniri en la 1.316 kilometran vojon de dezerto ( Vojo de Tanezrouft ), en kiu nur ekzistas unu oazo, en Taghit.

Oni bezonis 20 tagojn por trapasi la dezerton. Estis disdonitaj 50 pakaĵoj kun libroj de Esperanto, inter kiuj troviĝis 200 ekzempleroj de » a, e, i, o, u DE LA INTERNACIA LINGVO», donitaj de José Añó (la verkisto ), kaj 200 adaptitaj ludoj, ankaŭ donitaj de la verkisto, Adrian Mañas. La pakaĵoj en havis ankaŭ entute 50 Esperanto-Hispanajn lernolibrojn, verkitaj de

Página 7 del original
Página 7 del original

Felix Navarro Clemente, donitaj de la grupo de Esperanto Valencia, kune kun granda kvanto da lernolibroj, revuoj, vortaroj, donaco de la organizaĵo Azio-Afriko de Esperanto, ĉi tiu organizaĵo alportis multajn el la adresoj al kiuj la pakaĵoj estis senditaj inter la ricevintoj troviĝas studentoj, kuracistoj, teknikistoj pri Universitatoj k.t.p. Ankaŭ estis inkluditaj informaj kaj turismaj broŝuroj pri Valencio en Esperanto.

La diversaj fotografaĵoj montras kiel la grupo de Valencia sekvas la aferon. Ankoraŭ oni ricevas dankéesprimojn[?] de Alĝerio kaj de ĉiu lando trapasita de la karavano de ĉi tiuj junuloj.

[BILDO p.7] Nokta foto: du viroj — unu ĉapelvestita — staras apud terveturilo sur kies antaŭa parto legiĝas «DAKAR 88». Apudskribo: «Enrique Verche kaj José Añó».

Página 8 del original
Página 8 del original

[BILDO p.8] Foto: kvar viroj, tri el ili en blankaj T-ĉemizoj kaj kaskedoj, staras antaŭ granda blanka veturilo kun la surskriboj «…MOND…» kaj «ASSISTA…». Apudskribo: «Juanma Bauxauli kaj sia frato Beni Kun Chus».

[BILDO p.8] Foto: blanka kamiono Mercedes de la karavano, kun homoj sidantaj sur la tegmento; malantaŭe vidiĝas aliaj veturiloj de la vico. Apudskribo: «Paco Lama, Chus kaj Pascale».

Página 9 del original
Página 9 del original

[BILDO p.9] Poŝtkarto titolita per grandaj literoj «Horizon Infini»: kamelrajdanto en la dezerto, kun du rondaj enmetaj fotoj — palmoj kaj oazo — maldekstre kaj dekstre; supre dekstre araba kaligrafio kaj blazono.

Sendita poŝtbildo de Kebbati Mohamed Alĝerio

Ni havas grandan kvanton da dankaj leteroj pri kiuj ni informas pri detale.

La grupo de Esperanto de Valencia dankas tiujn kuraĝajn aventuremulojn, iliajn strebojn kaj penojn, kaj enkuraĝigas ilin en ĉi tiu nobla agado por la Espero kaj la Frateco.. Amikoj de A.VA.CO.DE, en ĉiu parto de la mondo al kiu vi kunportos viajn strebojn, tie vi trovos Esperon kaj Esperantistojn.

Verda Stelo.

Página 10 del original
Página 10 del original

ESPERANTO KAJ PACO

La Bahaa junularo havis en Lliria, la pasintan decembron, hispanan kunvenon kaj por paroli pri Paco, invitis aliaj organizaĵoj. Pascual Pont partoprenis nome de Esperanto. Jen vidpunto eldirita:

ESPERANTO EFIKE TRENAS AL LA PACO, PER:

*** Kunlaboro kun Amnistio Internacia, Seminario UEA-Monda Pac-Konsilio, Organizo de «Tago de la Paco» dum la Universala Kongreso, Faka Asocio «Mondpaca Esperantista Movado», partopreno en marĉoj por paco, ktp. ktp.

*** En Esperantujo laboras kune homoj de ĉiaj religioj, politikoj, rasoj, nacioj, interesoj kaj kulturoj kaj tiel, ni travivas jam la veran universalecon de unueco en diverseco.

*** Esperanto, kiel lingvo neutrala, logika kaj vere internacia entenas la kondiĉoj por vera kaj daŭra paco en la rilatoj inter la homoj. Kiel klare montras la matematika studo de Selten kaj Pool de Germana Universitato Bielefeld, laŭ la teorio de ludoj nur per Esperanto oni povas atingi stabilan ekvilibron. Agnoski nacian lingvon kiel universala komunikilo estas koncesii grandan gajnon por iu kaj grandan koston por alia. La situacio estas malekvilibra ĉar tiu lasta ĉiam intencus ŝanĝi tian rilaton.

*** Lingvo rilatas kun kulturo. Vera monda unueco bezonas tutmondan kulturon, kiu neniam povas atingi nacia lingvo ĉar ĝi rilatas kun nacia kulturo. Esperanto jam konstruas universalan kulturon. Lerni esperanton estas rilati kun Hilda Dresen el Estonio, Kalocsay el Hungario Saheb-Zamani el Irano, Verda Majo el Japanio-Ĉinio… Pli, malpli, ĉiuj povas trovi ke esperanto estas io proksima. Esperanto ne estas fremda por neniu.

Página 11 del original
Página 11 del original

[BILDO p.11] Supre maldekstre, la letero-kapo de la kongreso: nigra kvinpinta stelo kun la teksto «48ª HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO» kaj sub ĝi malgranda [nelegebla] linio; pli sube, la blazono de la urbo Valencio kun la vorto «VALENCIO» kaj datlinio de julio 1988 [nelegebla].

G V FERNANDO EL CATOLICO 45-3ª TELEFONO 3269616 – 46008 VALENCIA

BILANCO DE LA 48-a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO

ENSPEZOJ

Aliĝkotizoj 456.000
Subvencio Ŝparkaso 50.000
Donacoj 30.000
Vendado de libroj, ŝlosilringoj, kovertoj, poŝkartoj 56.126
Bankedo 161.000
Ekskursoj 111.190
Diversaj enspezoj 17.249
ENTUTE 881.565

ELSPEZOJ

Kongresaj dokumentoj 28.859
Kongres-libro 95.000
Presaĵoj (aliĝiloj, konfirmiloj, leterpapero, fotokopioj) 62.637
Poŝt-stampo, poŝtmarkoj, kaj poŝtaĵoj 46.665
Kongresaj poŝtkartoj 7.875
Kongresejo 47.000
Kongreseja pedelo kaj kongreseja purigado 15.000
Bankedo (Paella) kaj ĉampano «Esperanto» 191.429
Ekskursoj 112.000
Sangria 15.000
Luado de video-ekrano 25.000
Teatro kaj folkloro 65.000
Ŝlosilringoj 33.600
Video kaj lumbildoj 6.785
Transportoj 17.995
Vizito estraranoj de UEA 6.160
Bankaj kostoj 3.262
Diversaj elspezoj (loĝado gastoj, donacoj, k.t.p.) 30.000
Donaco al «Grupo Esperanto de Valencia» 20.000
ENTUTE 827.267
FAVORA SALDO 54.298 ptojn

Valencia 21an novembro 1988

Juan Antonio Giménez — Vic-prezidanto de LKK

Augusto Casquero de la Cruz — Prezidanto de LKK

[BILDO p.11] Du manskribitaj subskriboj, po unu sub ĉiu el la du nomoj.

Página 12 del original
Página 12 del original

¡¡ATENTU!! DU GRAVAJ REKONTIĜOJ

Por la junuloj

H E J S T E N D A R O

En Vitoria de la 23ª al la 27ª marto 1989

Aliĝo tute senpaga gastado en studenta restadejo 4.200 ptoj kompleta pensiono Interesa programo de laboro kaj distro

Pliaj informoj kaj aranĝo de komuna vojaĝo: Amparo Boluda – Goya 30, 7ª – 46018 Valencio – Tel. 379.40.11

===================

Por fervojistoj

41ª INTERNACIA FERVOJISTA ESPERANTO KONGRESO

En Salou, de la 13ª ĝis la 19ª majo 1989

¡Ne lasu senprofite tian okazon por travivi realan internaciecon de nia lingvo!


Edita: Grupo Esperanto Valencia Imprime: Snollocer – Denia, 51 – Valencia Deposito Legal V-1683-1983

Valencia Luno n.º 22 (abril de 1989)

Texto completo del número 22 de Valencia Luno, el boletín del Grupo de Esperanto de Valencia, de abril de 1989: 12 páginas transcritas del original.

Portada de Valencia Luno n.º 22, abril de 1989.
Portada de Valencia Luno n.º 22, abril de 1989.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1989_n22_apr

Qué hay en este número

p. Título Idioma Firma
1 ELCHE – 16 APRILO 1989 — REGIONA KUNVENO epo
2 VIZITO DE EKSTERLANDANOJ epo
2 NEKROLOGOJ (Vicente Marti Miñana; Guillermo Bosch Fornals; samideano Arnau) epo
3 ĈARMA PASKA RENKONTIĜO — VITORIO 89 epo ANPARO BOLUDA
4 Lernejaj paĝoj — STATISTIKO DE NIAJ LERNOKURSOJ epo
4 LA 18a APRILO KOMENCIĜAS KURSO EN ESPERANTA FONDAĴO «FERNANDO SOLER» (anonco) epo
5 Ĉu plori, ĉu mediti epo Johano-Antono
6 AVENO — INFORMO PRI ASOCIO DE VERDULOJ ESPERANTISTAJ (AVE) epo
7 MANIFESTO POR LA PACO epo
8 La Krio (muziknotoj kaj kantteksto) epo
10 KIAL NE RIDETI? (ŝercoj) epo F. NAVARRO
11 (MALLONGA PROMENO) (poemo) epo Darío Cervera
12 FALLA L’ANTIGA DE CAMPANAR epo
12 (kolofono) spa

El boletín, entero

Página 1 del original
Página 1 del original

[BILDO p.1] Kapo de la kovrilo: verda rektangula bloko kun blanka desegnaĵo de mezepoka defenda turo (valencia urbopordego, la Serranos-turoj) maldekstre; la vorto VALENCIA komenciĝas per granda C formita de lunarko, kaj sub ĝi staras LUNO, dekstre akompanata de kontura kvinpinta stelo.

ESPERANTO – BULTENO DE LA VALENCIA KOMUNUMO

GRAN VIA FERNANDO EL CATOLICO, 45, 3.ª – ☎ 326 96 16 • 46008 VALENCIO (HISPANIO)

Nº 22 – Aprilo 1989

ELCHE – 16 APRILO 1989

REGIONA KUNVENO

Esperantistoj de valencia kaj murcia komunumoj, kunvenis en Elche por manpremi unu la aliajn, kunvivi en frateca rondo familia kaj revivigi sian amikecon.

La antaŭvidita programo estis:

* Arigo de ĉiuj la alvenintoj je la dekunua matene, en la municipa parko kaj per plaĉa promenado atingo de Altamira Palaco, kie oni vizitis la Muzeon pri Arkeologio, enhavanta atestilojn de prahistoriaj popoloj.

* Kunveno por pritrakti kaj decidi pri aferoj korcernantaj nia movado: Agadoj por kaj per Esperanto, aktiveco en Esperantaj Grupoj, projektoj, travivaĵoj, k.t.p.

* Vizito al «Huerto del Cura»

* Tagmanĝo en tipa eksterurba restoracio, en kamparo, kie, en kaj post la manĝo tutlibere oni babilis.

En venonta numero «Valencia Luno» intencas publikigi ampleksan informon.

[BILDO p.1] Malsupre dekstre, granda nigra silueta desegnaĵo de daktilpalmo kun larĝe disfalditaj folioj — aludo al la palmaro de Elche.

Página 2 del original
Página 2 del original

VIZITO DE EKSTERLANDANOJ

Tiun ĉi jaron komenciĝis kun vigla rilato de eksterlandanoj kiuj vizitis la grupon, kaj lastatempe ni povis bone paroli kun germano, japano kaj anglino. Al tiu lasta, Sro. Felix Navarro atingis fari intervuon dum la radioelsendo kiun li faras marde de 16 ĝis 17 horo tra Radio Klara (FM 102’5)

Bedaŭrinde ili ne antaŭanoncis sian alvenon, kaj nur kelkaj esperantistoj povis profiti la riĉan sperton uzi nian lingvon por bone rilati kun alilingvanoj. Se kelkaj scias de eksterlandanoj kiu pripensas viziti Valencio, bonvolu informi al la grupo por organizi kunvenon kaj kolokvon kiuj permesus utiligi tian viziton.

NEKROLOGOJ

VICENTE MARTI MIÑANA

La pasintan 24an januaro mortis la 84-jara samideano Sro. Martí, kiu dum jaroj kaj jaroj instruis Esperanton en nia malnova sidejo de la estrato San Vicente.

Multaj, multegaj esperantistoj rememoras al li kiel sia unua instruisto de esperanto, ĉar li estis nelacigebla por diskoni Esperanton. Lastatempe ankoraŭ li daurigis siajn lecionojn en Domo de Emerituloj.

Ni bedaŭras tian perdon por nia movado kaj esprimas nian kondolencon al lia familio.

GUILLERMO BOSCH FORNALS

Nia malnova samideano Guillermo Bosch Fornals jus mortis la 9an aprilo, je la aĝo de 91 jaroj. Li laboris por Esperanto dum longaj jaroj. Estis sekretario de la Valencia Esperanto Grupo en ĝia unua epoko kaj kunlaboris en la redaktado de la revuo «Popola Fronto» kune kun samideano Luis Hernandez, gazeto kiu aperis dum la hispana civitana milito 1936-1939. Fine de tiu milito li foriris al Francio en kiu lando le restis ĝis la jaro 1950. Je sia reveno li devis streĉe labori por levi sian malfacilan ekonomian situacion, forlasante pro tio la esperantistan agadon.

Ripozu en paco tiu meritinda samideano. Ni kondolencas al nia karega Juan Bosch, kiu tiel rapide perdis du el siaj fratoj.

Pri la forpaso de samideano Arnau, de Cheste, ni devas informi ke la esperantistaro de tiu urbo faras demarŝojn en la Urbodomo por nomi straton de la urbo kun la nomo «Esperantista Arnau»

Página 3 del original
Página 3 del original

ĈARMA PASKA RENKONTIĜO

VITORIO 89

[BILDO p.3] Maldekstre, kvadrata nigra vinjeto kun blanka silueto de larĝkrona arbo.

Malfruas por skribi paskajn festojn, sed neniam estas malfrua se la celo estas grava. Partopreni en junularaj kunvenoj ĉiam estas interesa, kaj pli se estas por:

  • Servi de ejo por la kunveno de HEJS.

  • Por disvastigi la vaskan kulturon al la eksterlandanoj kaj al la aliaj junuloj de nia lando en egala etoso kaj sama kompreno pro la internacia lingvo Esperanto.

Por kiuj neniam ankoraŭ partoprenas en la HEJS renkontiĝo, Kio atendas?

Kun facileco kaj ĝojo pligrandiĝas niaj geamikoj, kun Esperanto kiel ponta kaj komuna idiomo. La programo interesis al ĉiuj partoprenantoj, ĉar oni projektis filmojn, pri pasintaj Hejs renkontiĝoj, oni programis kursojn de Esperanto por komencantoj kaj pri vaska danco kaj kompreneble kurso de vaska lingvo.

Krom de la kurso pri grafologio, interesaj paroladoj pri turismo kaj sardaj kantaŭtoroj. La olimpikaj ludoj proksimigis nekonatulojn.

[BILDO p.3] Maldekstre, kvadrata nigra vinjeto kun blanka silueto de gitaro.

En la vaska festo, dum la vespero, post aŭdi junajn gekantistoj en vaska lingvo, oni gustumis tipajn trinkaĵojn kaj manĝaĵojn de la urbo. Mi profitis la eventon por danci iom de vaska folkloro kaj kataluna same, kiel amuzaĵo.

La tagmanĝaj horoj estis tre gravaj kaj agrablaj konversacioj dum la manĝado okazis en la manĝejo kaj for. Ankaŭ en la nokto ni promenis kaj vizitis la trinkejojn tipajn en la vitoriaj stratoj.

Mi pensis dum la kongresaj tagoj: «Kial samideanoj de nia komunumo ne povus organizi simila HEJS renkontiĝon por venonta pasko festo?

Do, ne estus malfacile kunlabori por nia kara internacia lingvo, kaj fari programeron kun ĉiaj ideoj estus devo, por prosperigi nia Esperanlandon.

Ekde tiu ĉi momento enmetu la ideon en via agendo. Eble ŝajnas frenezo, sed por Esperanto, nenio estas frenezo. Nur restas gratuli al la vitorianoj lian laboron kaj… Kuraĝu gesamideanoj!

ANPARO BOLUDA

Página 4 del original
Página 4 del original

Lernejaj paĝoj

VALENCIA ESPERANTO-GRUPO

STATISTIKO DE NIAJ LERNOKURSOJ

1982-87 1988 1982-87 1988
KURSOJ 21 3 AĜO
Gelernantoj 297 15 < 18 jaroj 48 2
Lernantoj 162 8 18-25 « 117 ! 3
Lernantinoj 125 7 26-35 « 69 6
36-50 « 39 1
KALENDARO > 50 « 26 3
1-a kvaronjaro 91 4
2-a « 95 0 STUDA NIVELO
4-a « 88 11 Elementala 29 1
Baza 59 3
PROPAGANDILO Meza 69 5
Amiko-familano 118 ! 4 Profesia 67 0
Presaĵoj 85 4 Mezuniversitata 39 2
Afiŝoj 45 0 Universitata 34 4
Radio-TV 21 1
Aliaj 27 6

LA 18a APRILO KOMENCIĜAS KURSO EN

ESPERANTA FONDAĴO «FERNANDO SOLER»

Duque de Calabria, 4, pta. 2ª

telefono 374 23 84

46005 VALENCIO

Marde kaj ĵaŭde, de la 6a ĝis la 9a vespere

Página 5 del original
Página 5 del original

Ĉu plori, ĉu mediti

[BILDO p.5] Linia diagramo. La vertikala akso estas gradigita de 0 ĝis 70 po dek; la horizontala akso portas la jarojn 82, 83, 84, 85, 86, 87, 88. La linio kunligas la punktojn 68 (82), 42 (83), 53 (84), 50 (85), 49 (86), 35 (87) kaj 15 (88), do post falo kaj mallonga releviĝo ĝi malsupreniras ĝis la lasta jaro. Ĉiu punkto portas sian ciferon.

Kvar faktoroj estas implicataj en niaj kursoj pri esperanto:

a) Esperantista kurs-gvidanto

Ni havas konstantan kaj sindoneman klariganton de kursoj. Nia samideano Felix Navarro ĉiam estas preta kaj akurata en la lernoĉambro. Li instruas jam de longe.

b) Lernolibroj

Lernolibroj ni havas sufiĉe, niaj gramatikoj kaj vortaroj estas bonnivelaj kaj eksperimentataj dum multaj jaroj.

c) Lernantoj

Lernantoj venas, kelkaj memvole, kelkaj logitaj. Aliaj ripetas la kurson por koni ple detale la lingvon, kiel okazas dum la dua kvaronjaro ne ĉeestinte novajn lernantojn sed nur kelkajn ripetantojn. Aliaj aliĝis poste al la konversacia kurso.

d) Propagandoj de la kursoj

Propagando de la kurso estis faritaj, sed sufiĉe? Multaj junuloj venus se konus la ekzistadon de la kursoj. Esperanto estas lingvo kaj movado, kaj ĉefa fako de la movado estas propagando.

Ne ploru do, meditu kaj agu, la Grupo funkcias kaj esperanto pli ol antaŭe. La universalaj kongresoj estas ege plenplenaj da esperantistoj. Esperantaj grupoj oni malfermas en multaj landoj, nur nia peceto de la terglobo estas senagema, kaj eble vi kara leganto, ne forte ravis novajn lernantojn.

Johano-Antono

Página 6 del original
Página 6 del original

[BILDO p.6] Maldekstre, desegnaĵo de aventigo (avena planto) kun pendantaj spikoj, kies trunko kunfandiĝas kun la titolo. La titolo AVENO estas skribita per grandaj ornamitaj literoj, kies internon plenigas desegnitaj avenaj grajnoj kaj folioj.

AVENO

INFORMO PRI

ASOCIO DE VERDULOJ ESPERANTISTAJ (AVE)

Kio estas AVE?

«Ni volas ligi la laboron de verduloj en diversaj landoj kaj montri al verduloj kiuj ankoraŭ ne subtenas Esperanton ke ĝi ja estas ideala ilo por la verda movado internacia»

Esperantistaj verduloj tre aktivis dum la Europa Kongreso de Verduloj, kie starigis budon kaj ekspozicion pri Esperanto kaj AVE, kaj disdonis 5-lingvan folion, kiu diris:

Kial Esperanto estas la lingvo de la verduloj?

  • Ĉar Esperanto estas lingvo planita por disvastigi pacon pere de internacia kompreno;

  • Ĉar Esperanto protektas la diversecon de regionaj lingvoj kontraŭ la tro-uzado de imperialismaj lingvoj;

  • Ĉar nur per la uzado de la neŭtrala lingvo Esperanto, ni, verduloj, povas elimini diskriminacion dum niaj propraj kunvenoj internaciaj.

EKZEMPLO DE VERDA ESPERANTISTA AGADO

Post la katastrofo de Ĉernobil, Grupo el Japanio kontaktis esperantistojn en diversaj landoj por scii kiamaniere oni raportis pri tiu evento en ilia lando.

De tiu kunlaboro naskiĝis interesa broŝuro 92-paĝa kun ilustraĵoj kies titolo estas «Ĉernobil skuis la mondon», kun la subtitolo: Leteroj de eŭropaj esperantistoj pri la atomcentrala akcidento en Sovetio.

Japanaj gazetoj raportis pri tiu internacia laboro esperantista. Jen bona ekzemplo de la utileco de Esperanto en ekologiaj medioj.

Se vi volas labori pro tiaj aferoj, vi devas rilati kun

Juan Carlos Gutierrez

Reina, 232 – Valencio 46011

Página 7 del original
Página 7 del original

Por kio taŭgas viaj laboroj via estonteco kaj via hejmo, se vi konsentas esti minacata per la nuklea milito?

Jen poemo, kiu bele resumas la celon de grava libro

MANIFESTO POR LA PACO

verkita originale kastilie de nia samideano kaj ano de Valencia Grupo JESUO RAPOSO MONTERO, pseŭdonime «Universala Adoranto», ĝi estas tradukita al Esperanto de li mem, Felix Navarro kaj Boriŝa Miliĉeviĉ, kaj presita en Jugoslavio, montrante en sia propra kreado la taŭgecon de Esperanto kaj la sentadon de alia poemo el la libro:

Vivu la amikeco de popoloj kaj nacioj sana fonto de progreso, kulturo kaj bonstato

En tia sama celo, la autoro sendas tiun libron al Unuigitan Nacioj, al Registaroj el multaj nacioj kaj al individuoj kaj grupoj el Esperantujo. Tiel la autoro faras tion kion li predikas:

Semisto, semu plenman’aere[?]! Je la kvar flankoj semu

Sed semi ne estas nur paroli. Oni bezonas ankaŭ iloj kaj organizaĵoj por prilabori la grundon kaj disvastigi la semon. Tiel, lastatempe JESUO RAPOSO MONTERO donacis al Valencia Esperanto-Grupo tridek mil pesetoj por ke la grupo povu plibonigi sian esperantistan laboron.

La sindonemon de JESUO RAPOSO instigis lia vizio de la resulto de la milito

Miloj da milionoj de homoj! Konvertitaj en radioaktivajn ardaĵojn!

La trezoroj de l’arto kaj de l’scienco! La kulturo de jarcentoj kaj jarcentoj! La tuta postlasaĵo de niaj prauloj! Ruinigitaj! Perditaj!

La premo por eviti tion estas intenca, kaj lia fido pelis lin alvoki:

Supren la popoloj de la mondo! Supren, civitanoj! Posten la kaduka mondo! Ekstaru jam la Homaro!

Página 8 del original
Página 8 del original

[BILDO p.8] Supre, la titolo La Krio skribita per granda ornamita kaligrafia kursivo kun buklaj plumfloroj super kaj sub la vortoj.

[BILDO p.8] Sub la titolo, kvin liniaroj de manskribitaj muziknotoj (violonŝlosilo, unu bemolo ĉe la ŝlosilo, 6/8-takto), kun unu subteksta vico da silaboj sub la notoj. La lasta liniaro finiĝas per duobla taktostreko kun oblikvaj strekoj. La subteksto tekstas:

Sur stepo kaj mont’indi-a noj[?] ĉas-

adas kun ruĝ’fami-li’, kaj se vi postulus pa-

rolon, el kanjon respondus la kri’. Es-per-

anto, jen estas la lingvo por vi, por vi. Es-

per-an-to jen estas la lingvo por ni !.

Sur stepo kaj mont’indianoj ĉasadas kun ruĝ’famili’, kaj se vi postulas parolon, el kanjon’ respondus la kri’.

Página 9 del original
Página 9 del original

Esperanto jen estas la lingvo por ni, por ni. Esperanto jen estas la lingvo por ni.

En densa afrika ĝangalo, sovaĝaj nigruloj sen Di’ jam solvis la lingvan problemon; per tamtam’vojaĝas la kri’.

Esperanto … … …

Ĉe Norda Poluso eskimoj loĝadas en neĝo, glaci’, kaj kiam parolon bezonas, trans blanka dezert’sonas kri’:

Esperanto … … …

En barak’, kastelo, palaco, en hejmoj de ĉia medi’ gepatroj instruas infanojn aŭdiĝas de beboj la kri’:

Esperanto … … …

Indianoj, nigruloj, eskimoj, urbanoj kaj beboj kaj mi, jam uzas la Zamenhof-lingvon, do vivu prosperu la kri’:

Esperanto … … …

Página 10 del original
Página 10 del original

KIAL NE RIDETI?

HEJME

La edzo alvenas hejmen tute ebria.

-Ĉu ne estas hontinde, ke vi tiel alvenas?, riproĉas severe la edzino.

-Ho, mia kara, ne plendu, respondas la edzo. Tio al mi okazas, ĉar la tutan vesperon mi trinkis je via sano.

EN RESTORACIO

-Kelnero. Mi jam vokis vin sep fojojn! Ĉu vi ne havas orelojn?

-Jes, sinjoro. Kiel vi deziras ilin, rostokrade aŭ vinagrŝaŭce?

SEPTEMBRAJ EKZAMENOJ

-Diru al mi, kio estas travidebla korpo?

-Do, tiu, kiu permesas vidi tion, kio malantaŭ staras.

-Diru unu ekzemplon.

-Do, do… seruron, sinjoro profesoro.

INTER NAJBARINOJ

-Mi trovas vin tre maltrankvila, sinjorino Helena. Kio okazas al vi?

-Tio estas, ke oni verdiktis mian edzon je ses monatoj en prizono.

-Bone, virino! Tio estas nenio! Duonjaro pasos baldaŭ.

-Do tio estas kio maltrankviligas min!

Al la lernantoj mi konsilas: Serĉu la afiksojn kaj klarigu ilin. Uzu en frazoj la afiksojn ne bone konataj. Krom tio, rideto, rido, povas esprimi plaĉon, gajecon…, kaj sciu ke ĝi liberas la nervan sistemon.

F. NAVARRO

Página 11 del original
Página 11 del original

(MALLONGA PROMENO)

I

Iom post iom mi faras vojon, iom post iom mian vivon mi faras. Mi estas konstruisto.

II

Sur lito la geamantoj ludas. Siaj korpoj estas ilo.

III

Nokto. Korpo en soleco, spirito estas anĝelo kiu protektas ĝian sonĝon.

IV

Dormu, dormu mia amo, kovru vian belan korpon, jam Kristnasko venas baldaŭ. La blankega tempo alvenas.

V

Ĉiam la amo, ĉiam la amo. En ĉiuj lingvoj en ĉiuj mensoj en ĉiuj koroj. Nia deziro estas tiu kredo. Kore. Per lango. Eterne en penso. (Kaj trankvile ankaŭ).

6-12-84

VI

Pasas la tempo kiel dolĉa kanto. Serena mia koro kaj ĝojan de pravo forton ricevante

VII

Mi doloriĝas pro vivo. Melodio ploras kaj kantas por mi. Silentu, silentu! La vivo vivas.

VIII

Mi vojas vojante. Mi esperas vivante.

IX

Mia vivo suferas. Forgesu, forgesu! Rememoru la celon: Mi promesas.

7-12-84

FINO

Darío Cervera

[BILDO p.11] Malsupre dekstre, du surmetitaj nigrablankaj fotoj de betona ponto: supre la ponto vidata de flanke, kun altaj kolonoj super arbara valo kaj montoj fone; sube deproksima vido de la sama konstruaĵo, la kolonkapo kaj la arko kontraŭ la ĉielo.

Página 12 del original
Página 12 del original

FALLA L’ANTIGA DE CAMPANAR

KIUN TRE SINDONE FESTIS KAJ FOLKLORIS

LA HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO EN VALENCIO

GAJNIS LA UNUAN PREMION DE PLEJ SUPERA KATEGORIO

DUM LA LASTAJ SANTJOSEFAJ FESTOJ

[BILDO p.12] Nigrablanka foto de la faŝo (falla-monumento) starigita en la strato: alta kartonpasta figuro kun granda ovala kapo kaj levita brako, ĉirkaŭita de pluraj malpli grandaj figuroj kaj volvitaj formoj ĉe la bazo; fone la balkonoj kaj fenestroj de la domoj de la kvartalo.

La Valencia Esperanto-Grupo gratulas al la tuta komisiono, kaj ĉefe al la artisto Ramón Espinosa Aguilar, kiu tiel bele disvolvis la devizon «L’Erotikroniko», al la unua «fallera» Maria Nieves Giner Gironés kaj al prezidanto Antonio Parrilla Manzanera, kaj kuraĝigis al ili daŭrigi ilian gravan laboron por gardi kaj fortigi la valencian folkloron.

Edita: Grupo Esperanto Valencia

Imprime: Studio Puig – Planas, 12 – Valencia

Depósito Legal V-1683-1983

Valencia Luno n.º 23 (julio de 1989)

Texto completo del número 23 de Valencia Luno, el boletín del Grupo de Esperanto de Valencia, de julio de 1989: 12 páginas transcritas del original.

Portada de Valencia Luno n.º 23, julio de 1989.
Portada de Valencia Luno n.º 23, julio de 1989.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1989_n23_jul

Qué hay en este número

p. Título Idioma Firma
1 NEIL SALVESEN VIZITIS NIN epo
2 VIZITIS VALENCIAN GRUPON epo
2 LA 24a KATALUNA KONGRESO DE ESPERANTO OKAZOS EN PERPINYA epo
3 BOLOGNA-VALENCIO. ĜEMELITAJ URBOJ, ĜEMELITAJ ESPERANTISTAROJ epo
4 FESTIVALO DE LA PACO epo
4 INFANA KURSO DE JOSE AÑO epo
4 FORPASIS epo
5 PAROLADO EN «SENABRE» epo
6 17a RENKONTIĜO ESPERANTISTARO DE LA VALENCIA KOMUNUMO epo
7 GRAVA PARTOPRENO DE LA VALENCIA ESPERANTISTARO EN LA HISPANA KONGRESO DE BILBAO epo
7 NOVA ESPERANTA VALENCIA BULTENO epo
8 LA FERVOJISTA KONGRESO epo Rafael Peris
9 DOKTORIGA TEZO RILATE ESPERANTON epo
9 ONI MULTOBLIGAS LA UNIVERSITATAJN ESPERANTAJN RILATOJN epo
10 ORDO ENIRIS EN V.E-G BIBLIOTEKO epo
10 EKSTERMOVADA REKONO AL LA LABORO DE S-RO FELIX NAVARRO epo
11 LA SONĜO DE LA HOMOJ FRUKTODONIS FINFINE epo S. Ricarte
12 TIU ESTIS LA RIMEDO / ŜUVENDEJO / SARADO epo Ulekso; Ma-La-Go

El boletín, entero

Página 1 del original
Página 1 del original

[BILDO p.1] Kapo de la kovrilo: verda rektangula bandero kun blanka desegnaĵo de la Torres de Serranos maldekstre, granda blanka lunarko kiu formas la komencan literon C de VALENCIA, kaj kontura kvinpinta stelo dekstre. La titolo, per grasaj blankaj majuskloj, legiĝas VALENCIA LUNO.

ESPERANTO – BULTENO DE LA VALENCIA KOMUNUMO

GRAN VIA FERNANDO EL CATOLICO, 45, 3.ª – ☎ 326 96 16 • 46008 VALENCIO (HISPANIO)

Nº 23 – Julio 1989

NEIL SALVESEN VIZITIS NIN

[BILDO p.1] Dekstre de la teksto, inka desegnaĵo: alta arkaĵa fenestro aŭ pordo kun ŝtona kadro kaj balustrado, kaj antaŭ ĝi du potoj kun tondformitaj arbustoj sur pedestaloj, sur kahela pavimo.

La pasinta 10an de majo vizitis la sidejon de Valencia Esperantista Grupo la brita esperantisto Neil Salvesen, direktoro de la Centra Oficejo de UEA.

Li profitis lian somerferion en Benidorm por ekkoni la urbon kiu gastos la Universalan Kongreson de 1993 kaj rilati kun la esperantistaro kiu devus nuklei la L.K.K.

Tiu vizito, ankoraŭ ke neatendita kaj mallonga, estis por la valencia esperantistaro tre grava, ĉar ĝi lokigis nian menson kaj koron en la kerno de la esperanta movado kaj skuis nian respondecon antaŭ la plej grava evento de la esperantistaro: la Universala Kongreso.

Página 2 del original
Página 2 del original

VIZITIS VALENCIAN GRUPON

WITOLD CZERWINSKI PAZEMYSLAW[?] JANKIEWICZ

Polaj fervojistoj kiuj partoprenis en la Internacia Fervojista Kongreso en Salou, kaj invititaj de nia prezidanto vizitis nin. Ili tre bone regas esperanton kaj ni povis profiti de tre longa konversacio pri Pollando, pri esperanto kaj pri ĉio. Nia grupo donis al ili ekzemplerojn de «Miguel Hernandez, poeto de l’popolo» kaj ili donis al ni tre interesan «Legolibreto» de J. Borel, eldonita en 1926, kaj «Halka» pola esperantigita opero.

MURAOKA KENJI

Japana radioamatoro kiu tre vigle deziras kuntakti kun aliaj esperantistaj radioamotoroj. Lia kodo estas: JF7QMH

VLADIMIR STOKLAS

Ĉekoslovaka esperantisto kiu ankaŭ partoprenis en la Fervojista Kongreso de Salou. Bedaŭrinde ne venis merkredon kaj ne povis rilati kun multaj el ni.

===============================================================

LA 24a KATALUNA KONGRESO DE ESPERANTO OKAZOS EN PERPINYA

[BILDO p.2] Dekstre de la teksto, nigra-blanka bildo de meza turo kun kreneloj kaj alta brika supra parto, ĉirkaŭita de dika defenda muro — la Castillet de Perpinjano.

En kadro de Universitato de Perpinyá, sub la simbolo de tiu turo kiu gardas la Muzeon pri Arto kaj Tradicioj Popolaj Katalunaj, la venontan septembron, el la 8a ĝis la 11a, okazos la Kataluna Kongreso de Esperanto.

Estas tre signifa la elekto de tia urbo, ĉar entenas la malnovan sonĝon kunligi ĉiujn regionojn kiuj parolas katalune, kaj povas unuiĝi en sama lingva identeco.

Tiu sonĝo ankaŭ enhavas grandan parton de Valencia Komunumo, kaj trovas ĉi tie fervoraj adeptoj kaj ardaj kontraŭuloj, estiĝinte kaj estiĝante temo de senfinaj kaj akraj disputoj, kiuj malpermesas ke la Valencia Esperanto-Grupo povus pri ĝi difini sin.

Página 3 del original
Página 3 del original

BOLOGNA-VALENCIO

ĜEMELITAJ URBOJ ĜEMELITAJ ESPERANTISTAROJ

MARIO AMADEI sekretario de la BOLOGNA ESPERANTO GRUPO «ACHILLE TELLINI[?]» anoncis sian viziton al nia grupo dum la pasinta majo.

Bologna estas ĝemelita urbo de Valencio, kaj antaŭ du jaroj okaze de la Itala Esperanta Kongreso la bologna esperantistaro bone gastis kaj regalis al valenciaj esperantistoj Antonio León, Marichí Fonfría kaj Darío Cervera.

S-ro Felix Navarro faris por la itala grupo, kiel rememoro de tiu ĉi vizito, la bele ornamitan skribaĵon malsupre malgrande fotokopitan. Lernantoj kiuj meritas diplomon bone konas tian stilon kaj scias ke la orlaj spiraloj ne estas faritaj de linioj sed de mikroskopaj skribaĵoj kiuj rilatas la taŭgecon kaj belecon de Esperanto kaj invitas al ĝia daŭra lernado.

Bedaŭrinde, finfine Sro. Amadei ne povis translokiĝi al Valencio, kaj sendis kiel donacon al nia grupo, tre lukse eldonitan libron: «Itala Antologio» kiu diskonigas esperante la plej starajn verkojn de itala literaturo.

Sed la 21a junio, Valencia Esperanto Grupo havis la feliĉon gastigi al NORBERTO SALETTI kaj STEFANIA PERINI.

Ĉiuj kiuj malklerece opinias ke Esperanto ne estas lingvo viva kaj natura devus aŭdi paroli al Norberto. Li kunligas la viglecon kaj spontaneecon de tipa sudulo (li

(daŭrigo sur paĝo 5)

[BILDO p.3] Fotokopio de kaligrafia skribaĵo, enkadrigita per duobla ornama rando kun spiralaj volutoj en ĉiu angulo. La teksto, per elturniĝema kursiva mano, legiĝas: «La Esperanta Grupo de Valencio salutas kaj bonvenigas al la reprezentantoj de la Esperanta Grupo de Bologna okaze de ilia vizito al nia sidejo. Valencio, la 5an[?] majo 1989. La Prezidanto», kun permana subskribo malsupre.

Página 4 del original
Página 4 del original

[BILDO p.4] Supre dekstre, granda nigra silueto de fluganta kolombo — la kolombo de la paco.

Benicassim: FESTIVALO DE LA PACO

El la 17a ĝis la 23a julio, la urbestraro de Benicassim aranĝos gravan Festivalon por klarigi kaj disvolvi ĉion kio rilatas al la Paco.

Valencia Esperanto-Grupo estis invitita partopreni kaj dum tiu semajno en Villa Elena, sidejo de la festivalo, oni instruos kurson de Esperanto kaj oni montros per libroj, poŝtmarkoj, leteroj kaj parolado ĉion kio Esperanto alportas al la vera kaj daŭra paco de la homaro

En venonta «Valencia Luno» ni informos detale pri tia prestiĝa evento.

===============================================================

INFANA KURSO DE JOSE AÑO

Dum la monato Julio, vespere, de la 5a ĝis la 7a, en la Kolegio «Santa Barbara» de Benifaió nia samideano José Año disdonis al infanoj de 8 ĝis 12 jaroj, la kurson aranĝitan de li surbaze de sia libro «aeiou de Esperanto.»

===============================================================

FORPASIS:

FRANCISCO AZORIN POCH

Eminenta esperantisto loĝante en Madrido kaj unuvoĉe juĝata kiel bonega persono kaj gravega esperantisto.

(22 aprilo 1989)

La Patro de

MIGUEL FERNANDEZ

sindonema tradukisto de «M. Hernandez, poeto de l’popolo» la libro eldonita okaze de la Hispana Kongreso en Valencio

Página 5 del original
Página 5 del original

PAROLADO EN «SENABRE»

[BILDO p.5] Dekstre kaj supre, kontura desegnaĵo de la mapo de Ameriko, de Kanado ĝis Argentino, kun serio da nigraj markoj kiuj signas la etapojn de la vojaĝo laŭlonge de la kontinento.

Okaze de la festoj en valencia kvartalo «Hort de Senabre» pretigitaj de Najbara Asocio kaj Skolta Grupo, oni invitis al malnova esperantisto VICENTE GREGORI ESPARZA prelegi pri sia juna aventuro.

Kiel multaj esperantistoj jam scias, Gregori kaj Vittorio Scaraffia, vojaĝis per tandembiciklo de Bonaero al Novjorko. La vojaĝo daŭris de januaro 1934 ĝis Septembro 1936 kaj ili suferis multajn malfacilaĵojn sed ankaŭ povis profiti la plej diversan kaj internacian helpon kaj plene sukcesi en sia celo: diskonigi Esperanton.

Pli ol cent skoltoj atente aŭskultis dum horo kaj duono la paroladon de Gregori, helpata de lumbildoj aranĝitaj de José Año. Al la fino ili premis lin per granda kaj longa aplaŭdo kaj donaco de kluba ŝultrotuketo.

===============================================================

(daŭrigo de paĝo 3)

fieras pri sia bologna pura sango) la riĉa kaj sperta uzado de la lingvo (li estis Ĝenerala Sekretario kaj Estrarano pri Kulturo de TEJO kaj estas Komitatano de UEA por Italio, Vizprezidanto de la bolojna grupo kaj fakdelegito de UEA) kaj sia severa kaj senlaca esploro kaj erudicio (li kapablis fermiĝi en arkivo dum pluraj semajnoj por alporti seriozan kunlaboron al la verko «Esperanto Movado en la regiono Emilia-Romagna)

La rezulto de tia miksaĵo estas riĉa, sekura, nuancita, senhezita parolado kiu foje fluas kiel impona rivero kaj foje ĵetiĝas kiel mitralo. Ni devas peti al li ripeti plurfoje, ĉar niaj oreloj ne kapablas ricevi tiam kvanton da vortoj/sekundo, sed kiam li foriris lia eĥo restas en nia ejo, kaj emas nin krii: ¡Ĝis revido Norberto!

Página 6 del original
Página 6 del original

17a RENKONTIĜO ESPERANTISTARO DE LA VALENCIA KOMUNUMO

[BILDO p.6] Supre dekstre, inka desegnaĵo de monumenta konstruaĵo kun du etaĝoj da balkonoj, blazono super la ĉefa pordo kaj angula turo kun balustrado — la urbodomo de Alicante.

tago: DIMANĈO 17a septembro 1989

loko: ALICANTE

PROGRAMO

Horo

10,30 Busa Haltejo strando «POSTIGUET» arigo de la alvenintoj

11,00 Vizito al «CASTILLO SANTA BARBARA» kie oni povos admiri belajn urbajn vidindaĵojn.

12,00 Kunveno en taŭga loko por pritrakti, raporti, kaj se estas eble konkludi pri nia ĉefa afero, fari la eblon por konkreti venontan INTERNACIAN KONGRESON DE ESPERANTO EN VALENCIO EN 1993

14,30 Frata tagmanĝo en Restoracio kie povas gustumi la tipikan rizmanĝaĵon laŭ alikanta kutimo.

17,30 Adiaŭo

Página 7 del original
Página 7 del original

GRAVA PARTOPRENO DE LA VALENCIA ESPERANTISTARO EN LA HISPANA KONGRESO DE BILBAO

[BILDO p.7] Dekstre de la teksto, inka desegnaĵo: ŝtona ponto kun arkoj super rivero, kaj malantaŭ ĝi preĝejo kun alta kvarangula sonorilturo — la ponto kaj la preĝejo de San Antón, en Bilbao.

Laŭ «Nia Ponto», bulteno de la esperantistaro de Bilbao, en la pasinta aprilo estis jam aliĝintaj al la Kongreso

28 el Valencio 28 el Vaskio 19 el Katalunio 34 el cetera Hispanio

tio signifas:

aŭ valenciaj esperantistoj estas tre fruemaj aŭ certe ni havos la plej nombran reprezentadon

===============================================================

NOVA ESPERANTA VALENCIA BULTENO

En numero 20 de «Valencia Luno» ni jam diris ke amasoj da esperantistaj revuoj estas ĉiam konvenaj kaj tie niaj kialoj eksplikis. Nun, ni ne devas denove detali ilin, sed estas konvena rememori ilin por bone kompreni nian ĝojon pro la apero de nova esperanta valencia bulteno.

«UNIVERSALA LINGVO» estos la oficiala organo de Fondaĵo «Fernando Soler» kaj estas elpensita kiel dulingva revuo: esperanta kaj kastilia.

En «Valencia Luno» jam delonge oni diskutis pri la taŭgeco esti tuta en esperanto. Sed al opinio skribi ankaŭ kastilie, sekvis ĉiam la demando: kial ne ankaŭ valencie? Kaj fari trilingva revuo estas tro komplika afero. Adeptoj al dulingva solvo jam havas en Valencio sian bultenon al kiu ni deziras longan vivon, inspiratan enhavon kaj multajn fidelajn legantojn.

ERARKOREKTO.- En februara «Valencia Luno» ni informis erare la telefono de Esperanta Fondaĵo. La veraj telefonoj estas:

374 23 94 – 374 26 84

Página 8 del original
Página 8 del original

RAFAEL PERIS INFORMAS PRI

LA FERVOJISTA KONGRESO

La pasintan monaton de Majo, ekde la 13a ĝis la 19a, okazis la 41ª Kongreso de IFEF en nia lando, ĉe la urbo Salou. Partoprenis ĉirkaŭ 650 anoj de dekdu landoj. Laŭ nia opinio, la kongreso estis agrabla kaj la LKK tre laborema, ĉar la tuta programo estis farita bone kaj kun sukceso.

Kiel estas kutimo en ĉi tiu fervoja kongreso daŭras kvin tagoj, dum kiuj estis fakprelegoj, ekskursoj, renkontiĝoj, ktp. La malfermo de la Kongreso estis grandega. La loko en kiu oni faris ĝin estis la festsalono «Gala». Oni transportis la kongresanojn per aŭtobuso ĝis tie. Parolis la Esperanta Estraro de IFEF. La Urbestro deziris multajn sukcesojn al Esperanto kaj bonvenigas al ĉiujn al Salou. Poste, ĉiuj delegitoj de ĉiuj landoj deziris bonan kongreson kaj finfine parolis la prezidanto de IFEF, sinjoro Joachim Giessner kiu malfermis la Kongreson.

La unua duontaga ekskurso estis por viziti Tarragona kaj Reus. La dua oni trairis la «Ruta del Vino» kaj finfine oni vizitis la kelon de «Pedro Rovira» kie ni trinkis kaj aĉetis vinon. Estis agrabla ekskurso.

Alia aspekto de la kongreso estis la nokto de la vespermanĝo kaj balo. Okazis en la sama festsalono «Gala». Kutime, post la vespermanĝo ĉiuj dancas. De tiu maniero tuta Eŭropo estas dancante kune. Ĉi tiu jaro estis novaĵo: la balo havis du partojn kaj inter la ripozado de la kongresanoj aktoris du fojojn bela grupo de profesiuloj de Hispana dancado, kiu estis tre amuza.

La tuttaga ekskurso estis al Delto de rivero Ebro. Aliĝis multaj kongresanoj kaj oni bezonis ok aŭtobusoj. Oni haltis ĉe rizmuelilo por rigardi manieron kiel oni elaboris rizon. Post promenado per ŝipo, ni iris al restoracio apud la rivero, kie ni manĝis kaj trinkis multe kaj bone. La ĉeftelero estis «paella» laŭ mara maniero. Fremduloj plaĉis multege, trinkis kiom da vino volis kaj poste iuj estis tre kontentaj.

La vendredo 19 estis la malfermo. Post la adiaŭa parolado oni liveris la flagon al delegito de Norvegio, ĉar la venonta jaro la kongreso okazos en urbo Hamar.

Mi opinias pri ĉi tiu kongreso ke kongresanoj volas fari turismon; la plejmultoj estas plenaĝaj kaj bonaj esperantistoj, kun granda amikeco inter ili, ĉar jam interkonatiĝis multajn jarojn. Similas grandan familion kiu kunvenas jare.

Página 9 del original
Página 9 del original

DOKTORIGA TEZO RILATE ESPERANTON

La direktoro kaj lerneja konsilio de publika elementala lernejo «Miguel Hernandez» lokita en la valencia popola kvartalo «Orriols» akceptis la proponon de nia agema samideano AUGUSTO CASQUERO por realigi kun ties lernantoj sian doktorigan tezon pri pedagogio:

PROPEDEUTIKA VALORO DE ESPERANTO POR LA LERNADO DE FREMDAJ LINGVOJ

Ni deziras grandan sukceson al nia amiko Augusto pro lia profesia kaj persona progreso kaj ankaŭ pro la klareco ke lia laboro povas ĵeti sur la taŭgeco de Esperanto.

===============================================================

ONI MULTOBLIGAS LA UNIVERSITATAJN ESPERANTAJN RILATOJN

KOREIO – HUNGARIO

La 24a februaro 1989 d-ro Chang Choong-sik, prezidanto de Dankook Universitato de Koreio kaj d-ro Lajos Fodor prezidanto de Budapeŝta Teknika Universitato de Hungario subskribis la ĝemeligon de ambaŭ universitatoj. Esperanto estas laborlingvo de tia ĝemeligo kaj grava faktoro de tia realigo ĉar d-ro Chang Choong-sik estas ankaŭ prezidanto de Korea Esperanto-Asocio kaj la hungaraj klopodoj faris d-ro Ottó Haszpra profesoro de Budapeŝta Teknika Universitato kaj estrarano de UEA.

ĈINIO – SVEDIO

La Ĉina Akademio de Sciencoj planis krei Internacian Universitaton kiu havos Esperanton kiel ununuran labor- kaj stud-lingvon kaj faris anoncon kaj alvokon al kiu jam respondis la Univesitato de Uppsala (Svedio).

Ili jam starigis formalan kondiĉojn laŭ kiu svedaj profesoroj kaj studentoj povus partopreni en la nova universitato.

Página 10 del original
Página 10 del original

ORDO ENIRIS EN V.E-G BIBLIOTEKO

Ĉiuj kiuj lastatempe venas al la Valencia Esperanto-Grupo kaj eniras al la Biblioteko, miris pri la nuna bonorda klasifiko de libroj kaj revuoj.

Ĉio estas aranĝita de la nova 14-jara bibliotekisto GIORGO PENELLA, kiu kunigas lertecon por lerni esperanton kun sindonemo por labori pro la movado.

Ni dankas kaj gratulas al li kaj lin deziras esperantan fruktoplenan estonton

===============================================================

EKSTERMOVADA REKONO AL LA LABORO DE S-RO FELIX NAVARRO

La Bulteno nº 3, de la A.P.A. de la Lernejo S. Pedro Pascual, de Valencio publikigis dupaĝan intervuon al nia kara profesoro Felix Navarro kaj artikolo kiu per kortuŝitaj vortoj elstaras lian sindonemon kaj klarecon rilate la esperantan lingvon.

[BILDO p.10] Nigra-blanka fotografaĵo kiu okupas la malsupran duonon de la paĝo: grupo da homoj en ĉambro kun malhelaj muroj, kelkaj sidantaj ĉirkaŭ tablo en la antaŭa parto kaj aliaj starantaj malantaŭe; sur la tablo videblas paperoj kaj skatolo. Apudskribo: «Parto el partoprenantoj al la Kunveno okazita en Elx la pasinta 16a aprilo». Dekstre malsupre: «Foto Añó».

Página 11 del original
Página 11 del original

LA SONĜO DE LA HOMOJ FRUKTODONIS FINFINE

Mekanike, la krurojn mia patrino dissternis aeren kaj kun mallonga zumo kaj eta metala bru’ naskiĝis mi. Finfine donis frukton la esperata sonĝo de la homoj.

De ostempa serio kiu nigrigos la mondon, mi estas la unua nask’. Vivo estos tre kurta por mi, nur sekondoj.

Ĉiam, kiam mortigo venu min aŭ unun de miaj fratoj dum tutgeneracioj, la mond’ angore suferos kaj ploros.

La vento vipas, forta, mian vizaĝon, kiel se ĝi vere min naŭzus, furioza, batas…; kaj kiu ne abomenos min?

Naskiĝi por mortigi kaj mortigi por daŭri mortigante.

Restas iuj sekondoj… eble jam dekonoj… kiel mi ŝatus scii pri de la homoj intrigos, aŭ pri de la universo sekretoj, por en kosmon malaperi kaj ke neniu sciu iam mian Grandpovon.

Estas ridinde: homoj kiuj kreis min eĉ havigis al mi nomon, nomon por morto, por ĥaos’. Mi nomiĝas «Little boy», havas tri dek kvin megatonoj kaj estas falanta sur Hiroŝimon, rekte al mia morto. Hola, panĉjo, Hola, panjo, Ĝis revid’.

Naskiĝi por mortigi kaj mortigi por daŭri mortigante.

Ĉu vere, de la homo, tiu estas la fatala destino? Via estas respondo.

S. Ricarte Manises, septembro 1982

Página 12 del original
Página 12 del original

TIU ESTIS LA RIMEDO

Estis knabino kies fianĉo elspezis mulde da mono por ŝi. Kiel ŝi estis knabino tre ŝparema, ŝi konsultis al sia patrino.

-Diru, patrino mia -ŝi demandis ŝin- kion mi devas fari por ke mia fianĉo ne daŭrigu elspezante tiom da mono pro la donacoj, kiujn li faras al mi?

Kaj la bona sinjorino respondis al ŝi.

  • Edziniĝu je li!

Ulekso

ŜUVENDEJO

Sinjorino eniras en ŝuvendejo kaj demandas:

  • Ĉu estas vere, tio kion vi anoncas pri la nova ricevado de dumil ŝuparoj?
  • Tute certe, sinjorino.
  • Bonvolu montri ilin al mi, ĉu vi konsentas?

SARADO

Estas kontraŭa, unu-dua, dua-tria akvoetendaĵo, religia pastro estas unua-tria, dua-unua estas kripla, kaj estas la tuto, el Hispanio havenurbo, kiu estas bela kaj rava.

Solvo: MA-LA-GO

LA JUĜISTO.- Bone, vi vidos! Per kia preteksto via edzo batis vin?

LA CIGANINO.- Ne, sinjoro juĝisto, li ne batis min per tio. Li batis min per dika bastono kiel pugno.

Ulekso

Edita: Grupo Esperanto de Valencia Redactores: José Año y Pascual Pont Imprime: Studio Puig – Planas, 12 – Valencia Depósito Legal V-1683-1983

Valencia Luno n.º 24 (octubre de 1989)

Texto completo del número 24 de Valencia Luno, el boletín del Grupo de Esperanto de Valencia, de octubre de 1989: 12 páginas transcritas del original.

Portada de Valencia Luno n.º 24, octubre de 1989.
Portada de Valencia Luno n.º 24, octubre de 1989.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1989_n24_okt

Qué hay en este número

p. Título Idioma Firma
1 FONDIĜO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO epo Augusto
2 49ª HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO epo Johano Antono
3 LA URBESTRINO DE VALENCIO OFERAS NIAN URBON AL «UEA» POR LA UNIVERSALA KONGRESO epo, spa Clementina Ródenas Villena
4 SANT CUGAT DEL VALLES — 50ª HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO epo
4 POSTMORTA DONACO epo
5 LA ĤORO «VERDA STELO» EN TORREVIEJA epo Aŭgusto
5 TRA L’TUTA NOKT’ (Kimra) epo
6 BILDA INFORMO epo
7 AFRIKO MALFERMIĜAS AL ESPERANTO epo
8 PACA FESTIVALO epo Johano A. Giménez
9 ANEKDOTO epo Johano de Timoneda; tradukis F. Navarro
10 VIZITIS NIN: epo
11 UNIVERSALA KONGRESO — VALENCIO 1993 epo
12 LOTERIO epo, spa

El boletín, entero

Página 1 del original
Página 1 del original

[BILDO p.1] Kapo de la kovrilo: verda horizontala bandero. Maldekstre, blanka desegnaĵo de la Torres de Serranos; super ĝi kaj antaŭ la titolo, granda blanka lunarko kiu funkcias kiel la komenca litero de VALENCIA; dekstre malsupre, kontura kvinpinta stelo. La titolo, per grasaj blankaj majuskloj sur du linioj, legiĝas VALENCIA LUNO.

ESPERANTO – BULTENO DE LA VALENCIA KOMUNUMO

GRAN VIA FERNANDO EL CATOLICO, 45, 3.ª – ☎ 326 96 16 • 46008 VALENCIO (HISPANIO)

Nº 24 – Oktobro 1989

FONDIĜO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

Dum la renkontiĝo de la murcia kaj valencia esperantistaro, okazinta la pasintan 17an de septembro en Alicante, oni decidis finfine oficialigi la «Valencia Esperanto-Federacion» kiu havas kiel ĉefa celo kunordigi la laboron de la esperantistoj de nia komunumo kaj reprezenti ilin antaŭ la aŭtoritatuloj.

Estis elektita kiel Prezidanto de la konstituciiga estraro nia kara kaj entuziasma samideano JUAN ANTONIO GIMENEZ.

Ni deziras al li kaj al la nova Federacio grandan sukceson kaj oferas nian senkondiĉan helpon.

Antaŭen!!

Augusto

Página 2 del original
Página 2 del original

BILBAO

49ª HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO

La programo de la 49ª Hispana Kongreso de Esperanto estis alloga pro sia miksado de kvin trafaj ekskursoj kun esperanta laboro, granda helpo de la lokaj esperantistoj kaj bona organizado. Ni multe dankas al la organizantoj de la Kongreso de Bilbao lian penadon organizi dum la tuta jaro kaj tagoj de la Kongreso.

Unu grava konkludo fruktis en la kunveno de HEF. La akceptado de la Universala Kongreso de Esperanto en Valencio por la jaro 1993. Nur mankas la aprobo de UEA. Nia samgrupano Augusto Casquero vojaĝis al Brajtono por oferi tion al la Centra Oficejo.

Grava elstarafero de la Kongreso estis la ŝanĝo de la prezidanteco de HEF. Post trfa kvarjara laboro de Barcelono, oferiĝas Santiago de Compostela por vice kunporti kaj direkti la hispanan esperantistaron dum kvar jaroj plu. Ni deziras grandan sukceson en tia Esperanta laboro kaj atendas multajn novaĵojn en la antaŭenpuŝo de la juna esperantistaro.

La altnivela festparolado de Amador Díaz, la deklamo de la poemo «Luziado» pere de Adelino Franco kaj prelego de Luis serrano montris al ni kapablajn esperant-parolantojn por imiti instigante al ni daŭrigi en la perfektigado de nia propra nivelo de esperanto.

Estis tre trafaj la hispanaj prelegoj de Mª Rª Urueña kaj Augusto Casquero, kiuj permesis ĉeesti ne esperantistaj personoj. Tre grava okazo por allogi novajn esperantistojn al niaj vicoj.

Alifoje la Valencia Komunumo elstaras inter la hispana esperantistaro. La Kongreso de Bilbao, al kiu aliĝis 150 kongresanoj ĝis la trideka de junio, eble surloke ĝis 200 partoprenantoj, ne estis tre nombra. Eble okazis tio pro la timo al la revoluciuloj de ETA, sed la realo montris al ni ke tio estis senfundamenta timaĵo.

Statistike ni konkludas ke la loka kaj organizanta Esperanto-Grupo estas ĉiujare la plej multnombra inter la aliĝintoj; sed ni rimarkas ke la Valencia Komunumo atingis kun tridek tri partoprenantoj preskaŭ la sama nombro ol la organizantoj. Sed ĉeesti ne estas la samo ol partopreni, turismi kaj krokodili ne signifas labori por Esperanto. Mi ne vidis valencianojn en la laborgrupoj, ankaŭ mi ne senkulpigas, ĉar mi nur vidis kaj

(daŭrigo sur paĝo 3)

Página 3 del original
Página 3 del original

LA URBESTRINO DE VALENCIO OFERAS NIAN URBON AL «UEA» POR LA UNIVERSALA KONGRESO

[BILDO p.3] Faksimilo de la letero de la urbestrino, presita kun sia oficiala leterkapo. Supre meze, per maldikaj majuskloj, LA ALCALDESA DE VALENCIA; malsupre, permana subskribo per larĝa svinga streko super la maŝinskribita nomo.

LA ALCALDESA DE VALENCIA

Valencia la 28 – an de Junio 1989

UNIVERSALA ESPERANTO ASOCIO

Ni konsideras ke estas privilegio por la Urbo de Valencia esti sidejo de la Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 1993.

Ni deziras transdoni al vi nian elkoran inviton, oferante ekde nun nian plej varman bonvenon. Valencia, malferma urbo, perfekte komprenas la filozofion de la esperantistoj, kiun kunsentas kaj apogas.

Kun miaj plej bonaj salutoj,

Clementina Ródenas Villena Urbestrino de Valencia

(daŭrigo de paĝo 2)

rigardis.

La etoso de la kongreso ne dependas de la organizantoj sed de la ĉeestantoj. La sola lando kien ni povas iri por praktiki nian lingvon estas esperantujo. Se ni ne klopodas fari tion, ni nur montras ekskurson por la tria aĝo.

Ĉu la kongresorganizontoj havos novajn ideojn por la novaj kongresoj?

Johano Antono

Página 4 del original
Página 4 del original

[BILDO p.4] Supre dekstre de la titolo: nigra desegnaĵo de granda kvinpinta stelo, kaj apud ĝi silueto de la profilo de vilaĝo kun preĝeja sonorilturo kaj kupolo sur roka altaĵo — la emblemo de Sant Cugat del Vallès.

SANT CUGAT DEL VALLES — 50ª HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO

Al la L.K.K.anoj:

Tre konforta estas opinii kaj transdoni ideojn el la organizontoj kaj poste nenion fari. Sed ni estas malproksime de la urbo Sant Cugat del Vallés por helpi la tieajn entuziastajn esperantistojn. Anstataŭ silenti mi emas ĵeti tri ideojn por ebligi plibonigon de la kongreso. Se la LKK opinias ke miaj ideoj estas bonaj kaj fareblaj, eksperimentu por konstati ĉu ili estas realigeblaj.

* Disigu la programerojn en du partojn. Du tagoj por Esperantaj Laboroj, la vera kongreso, kaj tri por turismi kaj amuzi. Tia maniero ni scios kiuj estas la veraj interesuloj, kaj la etoso estos pli laborigema. Multaj elektos sian konvenan ĉeestadon.

* Ankaŭ estus interesa ke la statistiko de la ĉeestantoj estu faritaj ankaŭ laŭ Esperantaj grupoj. Por tio vi devis aldoni tiun konitaĵon al la aliĝilo, laŭ tia maniero ni konos la grupojn pli aktivajn kaj la sendependajn ĉeestantojn.

* Sant Cugat del Vallés jam eksperimentis organizi kurson kun eksterlanda profesoro pri Esperanto. Ĉu eblas organizi per ILEI dusemajnan antaŭkongresan kurson por instrukapableco?

Pripensu la antaŭan ideojn kaj la eblecon eksperimenti tiajn novaĵojn, se eble ĝi sukcesos ni ĉiuj plibonigos estontajn kongresojn

POSTMORTA DONACO

Nia kara samideano Vicente Martí Minyana aranĝis sian esperantistan biblioteko por ke ĝi efiku ĉe la valencia esperantistaro.

Tial, lia vidvino faris donacon al nia Grupo de tre grava kaj altvalora kvanto da libroj kaj revuoj, kiuj ni intencas taŭge uzi por fruktigi Esperanton.

Ni dankas tiun donacon kaj ĝojas ke per ĝi, Sro. Martí daŭras sian ĉeeston en nia grupo.

Página 5 del original
Página 5 del original

LA ĤORO «VERDA STELO» EN TORREVIEJA

La esperantista ĥoro de Madrida Esperanto Liceo «Verda Stelo» partoprenis la 18an de Aŭgusto la Internacian Festivalon pri «Habaneras» de Torrevieja, prestiĝa en la tuta mondo.

La ĥoro, sub la mirinda reĝisorado de Pedro Vilarroig kun 36 gekantistoj ludis kvin kantojn: en la unua parto, tri «habaneras» kaj sekve du polifoniajn kantojn, el kiuj la dua estis lulkanto en Esperanto, sub la titolo «Tra l’tuta nokt».

La sukceso estis tre granda, ĉar multe impresis la publikon ke oni kantu en tiu festivalo, por la unua fojo, en Esperanto.

De la fino, multaj ĵurnalistoj faris intervjuojn al Pedro Vilarroig kaj al kelkaj membroj de la ĥoro.

Gratulon al tiu kuraĝa ĥoro, kiu post longa penado, trejnado kaj laboro komencas disvastigi tre efektive nian karan lingvon Esperanton, pruvante ke ĝi taŭgas por ĉio, kaj certe por muziko.

Aŭgusto

TRA L’TUTA NOKT’ (Kimra)

Ne timetu, kara mia, tra l’a tuta nokt’. Paca restu koro via, tra l’a tuta nokt’. Ĝojo en mateno venos ree vin espero benos eĉ se dormon sonĝoj ĝenos tra l’a tuta nokt’.

Vin anĝeloj prizorgados tra l’a tuta nokt’. Liton vian ĉirkaŭados tra l’a tuta nokt’. Ilin vin kun amo Dia gardos de danĝero ĉia; dolĉa estu dormo via, tra l’a tuta nokt’.

[BILDO p.5] Larĝa nigra-blanka fotografaĵo, tre kontrasta, kiu okupas la tutan malsupron de la paĝo: la ĥoro sur scenejo, en du vicoj — la virinoj antaŭe, en longaj helaj vesperrobo j kun nudaj ŝultroj, la viroj malantaŭe, en blankaj ĉemizoj kun nigraj vestoj — ĉiuj tenante malfermitajn kantfoliojn. Dekstre staras la direktoro kun levita brako; ambaŭflanke floraj ornamaĵoj.

Página 6 del original
Página 6 del original

BILDA INFORMO

[BILDO p.6] Nigra-blanka fotografaĵo, tre kontrasta, kun la dato «17 7’89» impresita en la malsupra dekstra angulo: propaganda stando en interna ejo. Malantaŭ tablo kovrita per gazetoj, revuoj kaj folioj staras du dejorantoj — viro kun barbo kaj okulvitroj, kaj apud li dua persono; dekstre tri vizitantoj kliniĝas super la materialo, unu el ili tenante malfermitan broŝuron. Sur la muro maldekstre pendas ronda afiŝo.

Stando de Esperanto en la Festivalo de la Paco. Akceptas al la publiko samideanoj Johano Antono Gimenez, (unua prezidanto de la Valencia Federacio), kaj la sindonema kaj nelacigebla instruisto Felix Navarro.

[BILDO p.6] Nigra-blanka fotografaĵo de la ekstero de vilao: du-etaĝa konstruaĵo kun arkaj fenestroj kaj ornamita balustrado, vidita de supre tra la ĝardeno. Sur la fasado pendas granda vertikala afiŝo, kaj sub la balkono granda strio kun la surskribo «…STIVAL PER LA PAU».

Villa Elisa, ejo de «Festivalo de la Paco» en Benicassim

Página 7 del original
Página 7 del original

[BILDO p.7] Nigra-blanka fotografaĵo: prezidanta tablo kun kelkaj viroj sidantaj, unu el ili parolante en mikrofonon; antaŭ ili staras vazo kun floroj kaj botelo. Dekstre pendas triangula flago sur stango kun la surskribo «GRUP… …SPERANTISTA», kaj ĉe la rando videblas la profilo de plia ĉeestanto.

Bernabeu Junior malfermas ĝeneralan kunsidon de la esperantistaro de la Valencia Komunumo, dum la renkontiĝo de Alicante.

[BILDO p.7] Nigra-blanka fotografaĵo, kun la dato «17 9’89» impresita en la malsupra dekstra angulo: salono dum kunsido, vidita de malantaŭe. Maldekstre kaj dekstre sidas la ĉeestantoj sur vicoj da seĝoj; en la fono, ĉe la prezidanta tablo, du personoj, kaj sur la muro pendas du grandaj afiŝoj — unu kun teksto, unu kun tabelo aŭ krado. Maldekstre videblas metalaj bretaroj.

Añó raportas dum la renkontiĝo de Alicante, pri sia sperto de infana instruado laŭ sia libro AEIOU

DEZIRAS KORESPONDI

AFRIKO MALFERMIĜAS AL ESPERANTO

Afriko estas la kontinento kiu plej malfrue interesiĝas pri Esperanto, sed lastatempe tio komencas ŝanĝi. Nia partopreno en la ekspedicio Valencio-Dakaro estis forta puŝo en tia direkto, kaj la rezultoj jam ekvenas.

El Alĝerio ni ricevis leteron de 21-jara junulo, studento, kiu volas konatiĝi kun hispanaj gejunuloj, kaj interŝanĝi poŝtmarkojn, poŝtkartojn, informojn kaj komentojn pri sporto, foto, ktp.

Se iu deziras skribi al li, tie ĉi lian adreson:

Hassaoui Mohammed rue 123, nº 21 NEDROMA (W) Elemcem Poŝtkodo 13.600 ALĜERIO

Página 8 del original
Página 8 del original

BENICASSIM

PACA FESTIVALO

De la 17ª ĝis la 23ª de julio okazis en la turisma urbo Benicassim la TRIA FESTIVALO POR LA PACO KAJ AMIKECO DE LA POPOLOJ. La ĉefo de la kultura fako de tiu komunumo, petis al la Grupo de Esperanto de Valencio, partopreni en tiu evento, al kiu ni iluzie aliĝis.

La samideanoj José Añó kiel gvidanto kun Felix Navarro kaj Johano Antono Giménez kiel partoprenantoj estis gastigitaj pere de Joaquin Castaño, urbestro de Benicassim, en loka kaj centra hotelo, kaj Francesc Ferrer, ĉefo de kulturo, transdonis al ni ĉiun necesan helpon por organizi en la vilao «Villa Elisa», grandan standon kun video-ekrano kiun ni multe funciigis per esperantaj vidbendoj.

«Villa Elisa» estas tre granda kaj alloga vilao, du etaĝa, apudranda maro, ĝardenĉirkaŭata kun impona fasado. Tie partoprenis aliaj movadoj tiel kiel «La rajtoj de la virinoj», «Naturo», «Amnestio», «Bahai», «Arabo-muzulmano», «Infanaj manlaboroj», «Muziko», «Poezio», ktp.

Tie ni propagandis esperanton al ĉiu scivolemulo montrante gazetojn, librojn, murafiŝojn, poŝtmarkojn, ktp. kaj parolante pri la avantaĝoj de nia lingvo.

La 20ª julio la deĵorantoj devis foriri por partopreni en la Hispana Kongreso de Bilbao, kaj anstataŭiĝis per Pascual Pont, kiu ankaŭ devis prelegi pri «Esperanto kaj Paco».

TRI ESTONTAJN CELOJN NI TRAFIS POST NIA RESTADO EN BENICASSIM:

UNUE: Ripeti la saman standon por la venonta jaro kun kvartaga kurseto.

DUE: La eblo uzi tian vilaon por niaj Esperantaj renkontiĝoj.

TRIE: Instrui Esperanton en eksperimenta internacia mezlernejo por la venonta lernojaro.

Kiu ne semas, tiu ne rikoltas. Ni konstatas ke se ni ne propagandas neniu konas la taŭgecon de nia lingvo.

Johano A. Giménez

Página 9 del original
Página 9 del original

[BILDO p.9] Nigra desegnaĵo, en gravurita stilo, de la busto kaj profilo de maljuna viro kun longa barbo kaj lipharoj, portanta platan ĉapon kaj mantelon — portreto de Johano de Timoneda.

JOHANO DE TIMONEDA. Valencio. (1490-1583). Verkis kelkajn teatrajn verkojn kaj kuriozan kolekton da anekdotoj: «Alivio de Caminantes» (Mildigo de Vojirantoj).

ANEKDOTO

Estis kampulo, nek olda nek juna, kiu iun tagon decidis vojaĝi al la urbo. Malgraŭ lia kruda aspekto kaj aliaj plebaj paŝoj, li ne estis tiel naiva kiel li ŝajnis.

Li portis brunan mantelon kaj ĉapelon de la suno uzata. Okazis, ke li apenaŭ kunportis monon, al li doloras mueldento kaj krome li malsategis. Li pensis:

«Se oni dentotiros al mi mueldenton kaj mi pagos la dentiston, mi ne povos manĝi; se por manĝi mi ĝin elspezos, dolordaŭrigos al mi la mueldento».

Penseme li marŝis tra unu el la ĉefaj urbostratoj. Li trairis kontemplante la konstruaĵojn, la turojn, la popolamasajn butikojn. Li alvenis placon, kie li haltis momenton kaj mirigata li rigardadis kukejan montrofenestron. Ĉi-momente preterpasis servistoj, kiuj deziris moki pri li.

-Kiom da kukoj vi kuraĝas manĝi?

-Oho! Mi manĝus cent.

Tiel ili diskutis; ili diris, ke tio ne eblas kaj la kamparano asertis la malon.

-Kiom vi vetas? – diris la servistoj.

-Se mi ne manĝos ilin, mi permesos dentotiri al mi ĉi tiun mueldenton.

Kaj la kampulo ekmanĝis kukojn, kaj kiam li sategis, diris:

-Mi malgajnis, sinjoroj.

Página 10 del original
Página 10 del original

La servistoj tuj rapide vokis dentiston, kiu eltiris la malsanan mueldenton al la kampulo. Ili ridegis dirante:

-Rigardu tiun stultulon, kiu por supersatiĝi de kukoj permesas, ke oni eltiru al li mueldenton.

Tiam respondis la kamparano:

-Pli stultaj estas vi, ĉar dank’al la veto, mi manĝis kukojn ĝissate kaj plie oni eltiris la mueldenton, kiu mulde dolorigis min.

(El la originalo tradukis F. Navarro. Ĝi estas publikita en FONTO, n-o 64, paĝ. 37.)

VIZITIS NIN:

[BILDO p.10] Nigra-blanka fotografaĵo, tre kontrasta, kun la dato «12 7’89» impresita en la malsupra dekstra angulo: du personoj sidas malantaŭ tablo, rigardante la kameraon kaj ridetante — maldekstre virino kun ondaj haroj, dekstre viro kun okulvitroj en hela ĉemizo. Sur la tablo antaŭ ili kuŝas malfermita libro aŭ registrilo kaj kabloj.

SUOK KIM, koreanino kiu loĝas kaj laboras en ARTJOM, apud Vladivostok, Sovetunio, vizitis nin kaj lasis kiel memoraĵon sian foton apud la bibliotekisto de la grupo.

Página 11 del original
Página 11 del original

UNIVERSALA KONGRESO — VALENCIO 1993

Ĝis nun, kelkaj malavaraj samideanoj kaj esperantaj asocioj komencis sin oferi helpi finance la organizadon de la UNIVERSALA KONGRESO DE VALENCIO, kiu se ni ĉiuj kunlaboras ĝi estos certe unu el la plej imponaj de la esperanta historio.

Tiuj malavaraj samideanoj kaj grupos estas:

Donacanto Sumo
* Grupo Esperanto de Alicante 1000 ptoj monate
* Grupo Esperanto Callosa Segura 500 » «
* Grupo Esperanto Valencia 500 » «
* Fundación «Fernando Soler» 500 » «
* Juna Suno 500 » «
* Ekstremadura samideano 1000 » «
* Madrida samideano 1000 » «
* Madrida samideanino 500 » «
* Valencia samideano 1000 » «
* Segovia samideano 1000 » «
* Valencia samideano 5000 » unufoje

Oni bezonas atingi ĝis proksimume 30.000 pesetoj monate por atingi garantian kapitalon kiu kuvrus la elspezon de la unuaj paŝoj de la Kongreso, kaj por dungi spertan samideanon dum la lasta jaro kiu laboros nur por la Kongreso.

Ĉiuj kiuj deziras fariĝi kunlaborano aŭ sendi donacon tiucele, skribu bonvolu al la Grupo de Esperanto Valencio, aŭ sendu la monon al:

Grupo Esperanto Valencio UK 93 Caja de Ahorros de Valencia Sucursal 69 – Urbana Marchalenes Cta. Cte. nº 3100537732 VALENCIO

Página 12 del original
Página 12 del original

LOTERIO

JAM ESTAS AĈETEBLA, KIEL PASINTJARE, LA KRISTNASKA LOTERIO.

se vi aĉetas ĝin, vi ne nur povas riĉiĝi, sed ankaŭ vi helpos subteni la ekonomion de nia kara asocio.

AĈETU ĜIN!

KAJ

DISVENDU ĜIN!

[BILDO p.12] Faksimilo de partoprena bileto de la loterio, enkadrigita per dika nigra rando kaj dividita en du kolumnojn. Maldekstre, kun kvadrata emblemo en la mezo, la nomo kaj adreso de la grupo; dekstre, la presita bileto mem, kun la numero skribita permane.

[REKLAMO p.12] GRUPO ESPERANTO DE VALENCIA — G. V. Fernando Católico, 45, 3.ª — Teléfono (96) 326 96 16 — 46008 Valencia · LOTERIA NACIONAL Nº 02002. El portador interesa 160 Ptas. en el numero abajo indicado, para el sorteo del 22 de Diciembre 1988. Número 43.457. SON 160 PESETAS. Todo talón roto o enmendado será nulo. Caduca a los 3 meses. Depositario: Pagos: Lunes y Miercoles de 17 a 19 horas.

Edita: Grupo Esperanto de Valencia

Redactores: José Añó y Pascual Pont

Imprime: Studio Puig – Planas, 12 – Valencia

Depósito Legal V-1683-1983

Valencia Luno n.º 25 (febrero de 1990)

Texto completo del número 25 de Valencia Luno, el boletín del Grupo de Esperanto de Valencia, de febrero de 1990: 11 páginas transcritas del original.

Portada de Valencia Luno n.º 25, febrero de 1990.
Portada de Valencia Luno n.º 25, febrero de 1990.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1990_n25_feb

Qué tiene de especial este ejemplar

  • La crónica del Día de Zamenhof ocupa dos páginas encaradas que el escaneo da en una sola imagen: a la izquierda el texto, a la derecha las fotos y la columna «Vespere ni festis». Por eso las once imágenes corresponden a doce páginas impresas.
  • La máquina de escribir no tenía los signos supraescritos del esperanto y en la página 7 están añadidos a mano, uno por uno, sobre «Voĉdonanto», «ŝanĝojn» y «ĉiuj»; el «Budgeto» del orden del día quedó sin él.
  • En la propuesta de junta de la página 7 la línea «Vicprezidanto:» sale impresa y vacía, sin ningún nombre al lado; el párrafo de abajo explica que estatutariamente aún faltan un vicepresidente y tres vocales.
  • Los nombres bailan dentro del mismo número: la lista de colaboradores de la página 5 abre con «Ausgusto Casquero de la Cruz» en la relación de donantes y «Augusto Casquero de la Cruz» en la de trabajos; «Juan Antonio Gimenez» sale sin tilde en esa misma lista y en la página 7, y con tilde en la 5 y en la 10; y la página 10 imprime «Áugusto Jiménez Loira».
  • El texto en esperanto arrastra formas castellanas: el ordinal volado «ª» acompaña a horas, fechas y años («7ª vespere», «SABATO 28ª APRILO», «1902ª», «12ª eldono»), y la página 4 escribe «la Garantían Kapitalon» y «la Garantía Kapitalo», con acento y adjetivo castellanos.
  • La reproducción de la cabecera de «Popola Fronto» en la página 10 sale recortada por abajo: se leen las dos tiras «INFORMA BULTENO INTERNACIA PRI …» y «HISPANA LUKTO KONTRAŬ LA FAŜ…», pero el título de debajo queda cortado. El pie data el boletín entre 1936 y 1938.
  • El artículo «Skizo de la esperanta movado en la urbo Valencio» no acaba aquí: se corta tras Fernando Soler con la nota «(Daŭrigu en venonta «Valencia Luno»)», y el texto invita a los lectores a enviar datos para la historia del esperanto en Valencia.
  • El colofón de la página 11 imprime «Studio Puig – Plara , 12 – Valencia»; los demás números de la misma época dan esa dirección como «Studio Puig – Planas, 12 – Valencia».

Qué hay en este número

p. Título Idioma Firma
1 EN APRILO UNUA KONGRESO DE LA VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO epo
2 PROVISORA PROGRAMO DE LA UNUA KONGRESO DE V.E.F. epo
3 Benicassim (fotopaĝo: strando, kulturdomo, urbodomo) epo
4 UNIVERSALA ESPERANTO KONGRESO VALENCIO 93 epo PROVIZORA LKK VALENCIO 1993
5 LISTO DE KUNLABORANTOJ epo PROVIZORA LKK VALENCIO 1993
6 ZAMENHOFA TAGO epo
7 VALENCIA ESPERANTO-GRUPO — JARA ORDINARA ASEMBLEO epo
7 PROPONO PRI LA ESTRARO epo
8 ESPERANTO EN LA LERNEJO epo Fdo. Georgo
9 SKIZO DE LA ESPERANTA MOVADO EN LA URBO VALENCIO epo Johano Antono Giménez
11 ¡¡¡PRAKTIKU ESPERANTON!!! — merkredaj prelegoj en esperanto epo

El boletín, entero

Página 1 del original
Página 1 del original

[BILDO p.1] Kapo de la kovrilo: verda horizontala bandero. Maldekstre, blanka desegnaĵo de la Torres de Serranos; super ĝi kaj antaŭ la titolo, granda blanka lunarko kiu funkcias kiel la komenca litero de VALENCIA; dekstre malsupre, kontura kvinpinta stelo. La titolo, per grasaj blankaj majuskloj sur du linioj, legiĝas VALENCIA LUNO.

ESPERANTO – BULTENO DE LA VALENCIA KOMUNUMO

GRAN VIA FERNANDO EL CATOLICO, 45, 3.ª · ☎ 326 96 16 · 46008 VALENCIO (HISPANIO)

Nº 25 – Februaro 1990

EN APRILO

UNUA KONGRESO DE LA

VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

La 28-an kaj 29-an de aprilo, okazos en Benicassim la UNUAN KONGRESON de la ĵus bakita VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO.

En la dua paĝo de tiu ĉi Valencia Luno, vi trovos provizoran programon, kaj en venonta bulteno aŭ cirkulero, ni informos pri alloga restadejo por tranokti, kaj pri la justa kaj detala programo.

Estu atente kaj informite pri tia historia evento, ĉar ĉiuj valencia esperantisto devas partopreni aktive kaj entuziasme en nia nova irmaniero[?].

Página 2 del original
Página 2 del original

PROVISORA PROGRAMO DE LA UNUA KONGRESO DE V. E. F.

SABATO 28ª APRILO

10’30 – Akcepto de kongresanoj ĉe la Kulturdomo

11’00 – Oficialaj Ekzamenoj: Baza, meza, instruistoj

       (nepra antaŭinskriboj)

12’30 – Kunveno de delegitoj de grupoj

14’00 – Libera tempo por tagmanĉi

16’00 – Preparkunveno de la Ĝenerala Asembleo

18’00 – OFICIALA INAŬGURO DE LA KONGRESO

       – salutoj de reprezentantoj de Esperantaj Grupoj

       – salutoj de la prezidanto de VEF

       – salutoj de aŭtoritatuloj

       – festparolado

20’00 – Promenado tra Benicassim

DIMANĈO 29ª APRILO

10’30 – Akcepto ĉe Urbodomo

11’30 – ĜENERALA ASEMBLEO

13’30 – Oficiala Bankedo (Nepra antaŭmendo)

16’00 – Samtempaj fakoj

       – projekciado de esperantaj videoj

       – infana kurseto

       – laborkunsidoj

19’00 – OFICIALA FERMO DE LA KONGRESO

       – disdono de diplomoj

       – festparolado

Página 3 del original
Página 3 del original

[BILDO p.3] Supre, tre kontrastigita foto prenita de alte: larĝa strando kun la maro dekstre, aro da sunombreloj kaj banantoj sur la sablo, kaj maldekstre longa vico de altaj konstruaĵoj laŭ la marborda avenuo; fone, montetoj. Ĉe la dekstra rando, per grandaj literoj: STRANDO.

BENICASSIM

[BILDO p.3] Apud la vorto BENICASSIM, eta kvadrata vinjeto kun nigra kadro; la desegnaĵo interne ne legiĝas [nelegebla].

[BILDO p.3] Meze, foto de moderna dukorpa konstruaĵo kun granda vitra fasado kaj krado; antaŭ ĝi, parkumitaj aŭtoj kaj arboj. Ĉe la dekstra rando: KULTURDOMO.

[BILDO p.3] Malsupre, foto de trietaĝa konstruaĵo kun balkonoj kaj ŝtuparo ĉe la enirejo, vidata de la strato inter arboj kaj stratlampo. Ĉe la dekstra rando: URBODOMO.

Página 4 del original
Página 4 del original

UNIVERSALA ESPERANTO KONGRESO VALENCIO 93

[BILDO p.4] Dekstre de la titolo, granda nigra kvinpinta stelo; sur ĝi kuŝas cirklo enhavanta la mapon de la Valencia Komunumo en nigro, kaj el punkto ĉe la nordo eliras faskoj da radioj. Maldekstre de la cirklo, kontura silueto de la sama teritorio.

De tempo al tempo ni deziras diskonigi la nombron de helpantoj kiuj sindone kaj entuziasme komencis kunlabori aŭ oferas estontan kunlaboron por la organizado de la Universala Kongreso de Esperanto 1993.

Kvankam ĉi tiu listo povus ŝajni ege kontentiga, tamen ĝi estas nur «esperiga», ĉar por organizi la kongreson oni bezonas multe pli da kunlaborantoj. Ĉefe estas bezonataj pli da monaj donacoj, kiuj estos la bazo por atingi la Garantían Kapitalon kiu estas postulata de UEA al la organizanto. Inter la Garantía Kapitalo, la necesa kvanto por la ĉefaj administraj elspezoj, aĉetado de bezonata materialo kaj presado de propagando, oni bezonas minimume 1.500.000 ptojn (miliono kaj duono). Ĝis nun oni ricevis nur kiel donacoj 142.000 ptojn. (pli ol la duono, de unusola samideano) kaj la nuna saldo estas 124.019 ptoj.

Kompreneble, estas je la dispono de ĉiu scivolemulo la fakturoj kaj la tuta bilanco.

Página 5 del original
Página 5 del original

LISTO DE KUNLABORANTOJ

Laŭ kronologia ordo:

PER MONO

1.- Ausgusto Casquero de la Cruz — Valencio

2.- Juan Antonio Gimenez — Valencio

3.- Rafael Herrero García — Valencio

4.- César Mosteirín — Segovia

5.- Juan Carlos Ruiz — Madrid

6.- Emilio Folgado López — Badajoz

7.- Grupo Esperanto Callosa de Segura — Alicante

8.- Juna Suno — Valencio-Murcia

9.- Grupo Esperanto Valencia — Valencio

10.- Fundación «Fernando Soler» — Valencio

11.- José Seguer García — Valencio

12.- Juan Bosch Fornals — Valencio

13.- Jesús Raposo Montero — Valencio

PER LABORO promesita (p) aŭ komencata (k))

1,- Augusto Casquero de la Cruz — Valencio (k;generala)

2,- Rafael Herrero García — Valencio (p)

3,- Pascual Pont Martínez — Valencio (p)

4,- Arquímedes Ballester — Alicante (k;afisoj)

5,- Adrian Mañas Codes — Valencio (p)

6,- José Añó Belda — Valencio (k;infana kongreso)

7,- Juan Antonio Giménez — Valencio (k;infana kongreso)

8,- Alberto Bermell Benet — Valencio (k)

9,- Juan Fontecha — Valencio (k)

10,- Manuel López — Sevilla (p;internacia universitato)

11,- Emilio Folgado López — Badajoz (p;filatelio)

12,- José María Bernabeu Franco — Alicante (p;turisma gvidado)

13,- Juan Bosch Fornals — Valencio (p;administrado)

14,- Georgo Kamaĉo — Madrido (p;kultura programo)

15,- Ricardo Albert Reyna — Madrido (p;redaktado)

16,- Gian Carlo Fighiera — Italio (p;gvidado, libroservo)

17,- Ana Montesinos — Britujo (p;generala helpo)

Estas videble ke ekster la Valencia Komunumo la kunlaborado estas preskaŭ nula. Ni ĉiuj esperas ke ĉi tiu sinteno baldaŭ estos ŝanĝita, kaj ke la entuziasmo antaŭ tiu Kongreso kiu estos io historia por nia movado kreskos.

PROVIZORA LKK VALENCIO 1993

Página 6 del original
Página 6 del original

la 9-an decembro okazis ZAMENHOFA TAGO

[BILDO p.6] Supre dekstre, tre kontrastigita foto: grupo de ĉirkaŭ dek personoj, plejparte viroj en manteloj kaj ĉapeloj, staras sur la trotuaro antaŭ butika vitrino kun bretoj da varoj; super la vitrino pendas kristnaska girlando. En la malsupra dekstra angulo, la dato de la fotilo: 9 12’89.

La pasintan 9-an decembron oni festis en Valencio la Zamenhofan Tagon kaj kiel kutime oni metis laŭran kronon ĉirkaŭ la plato de strato Zamenhof kaj oni bankedis en restoracio Nevada kie en tre agrabla etoso, tre bone oni manĝis, trinkis kaj vigle krokodilis

[BILDO p.6] Maldekstre, tre kontrastigita foto de sidanta publiko en salono: ĉirkaŭ dek kvin personoj, viroj kaj virinoj, kelkaj kun paperoj en la manoj; en la unua vico du viroj kun okulvitroj. En la malsupra dekstra angulo, la dato de la fotilo: 9 12’89.

Matene, meze de krono kaj bankedo oni kunvenis en la sidejo de Valencia Esperanto Grupo por paroli esperante pri esperanto. Augusto Casquero prelegis pri teknikoj rilate organizado de grupoj en Esperanta Movado. Johano Fontecha informis pri la funkciado de la grupo kaj sekvis vigla diskuto. Johano Antono Gimenez raportis pri la Esperanta Federacio de nia Komunumo. Ni devas rimarkigi la ĉeeston de samideano Canet de Alicante.

Vespere ni festis la solenan inaŭguron de la Fondaĵo «Fernando Soler». La vizito al la ejo estis grava ĉar ni povis vidi ke fluas Esperanto en muroj, plankoj kaj en ĉiuj detaloj. Paroladoj ankaŭ estis gravaj. D. Juan Bosch mirinde enkondukis promenadon tra la vivo kaj esperanta signifo de Fernando Soler. Johano Fontecha prezentis la revuon de la fondaĵo «Internacia Lingvo» kaj samideano Raposo legis esperantan poezion pri paco. Sekvis bufedo kaj de nove oni manĝis, trinkis kaj krokodilis.

[BILDO p.6] Dekstre meze, foto de enkadrigita afiŝo pendanta sur la muro: sur nigra fono, supre per blankaj literoj «EL MUNDO TIENE UN IDIOMA COMUN», kaj sub ĝi blanka elipso kun la vorto ESPERANTO per nigraj majuskloj; en la malsupra parto de la afiŝo, pluaj tekstlinioj kiuj ne legiĝas [nelegebla].

[BILDO p.6] Malsupre dekstre, tre kontrastigita foto: tri viroj ĉe tablo antaŭ malfermita pordo. La meza, kalva kaj kun okulvitroj kaj kravato, tenas kaj legas folion; li portas nomŝildon sur la brustpoŝo. Maldekstre kaj dekstre, du aliaj sidantaj viroj. Sur la tablo videblas bendaparatoj kaj paperoj.

Página 7 del original
Página 7 del original

VALENCIA ESPERANTO-GRUPO — JARA ORDINARA ASEMBLEO

La venontan 21-an februaro 1990

je la 7ª vespere, kiel unua kunvoko

kaj la 7 ½, en dua kunvoko

en nia sidejo,

G.V. Fernando el Católico, 45, 3ª

Valencio

okazos la statuta asembleo de la Valencia Esperanto-Grupo laŭ la sekvanta

TAGORDO

1.- Legado kaj aprobo de la lasta akto

2.- Finanza raporto 1989

3.- Jarraporto 1989, celoj kaj aktivecoj por 1990

4.- Budĝeto 1990

5.- Renovigo de la estraro

6.- Demandoj kaj sugestoj

PROPONO PRI LA ESTRARO

Prezidanto: José Pérez Sempere

Vicprezidanto:

Sekretario: Augusto Casquero

Vicsecretario: Rafael Peris

Kasisto: Alberto Bermell

Librotenisto: José Añó

Voĉdonanto pri Eksteraj Rilatoj: Johano Antono Gimenez

    »     »   Valencia Luno: Pascual Pont

    »     »   Biblioteko: Jorge Moragues

Statute mankas ankoraŭ unu vicprezidanto kaj tri voĉdonantoj. La estraro invitas al ĉiuj anoj, volonte partopreni en la nova estraro kaj ankaŭ proponi, defendi aŭ refuti la ŝanĝojn plej konvenajn.

Página 8 del original
Página 8 del original

ESPERANTO EN LA LERNEJO

La pasintan tagon 9-an de januaro, mi povis doni paroladon pri Esperanto en mia lernejo de FP1 «PAX» en klaso de hispana lingvo de 1ºB de administrativa fako.

Certe ke en sesdek minutoj mi ne povas resumi la tutan gramatikon de la esperanta lingvo kaj la cent jarojn de historio, sed almenaŭ estis utila por la aŭskultantoj (tridek lernantoj kaj la direktorino de la lernejo) koni plej bone la internacian lingvon.

Por komenci mi parolis pri gramatiko, fundamentaj finaĵoj, la akcento, la artikolo, verboj, adjektivoj, ktp. Poste mi parolis pri la historio de la movado kaj de nia espero ke Esperanto povus esti lernota en la lernejo kaj de la multegaj terenoj en la muziko, pedagogio, informatiko, ktp.

En la parolado, miaj amikoj estis ĝojaj kaj plaĉis al ili la temo demandante pri la historio de la movado.

Denove, la esperanta lingvo faras vidi al nia societo ke ne estas malviva lingvo parolata de malgranda grupeto, sed ke estas utila lingvo, kun granda estonteco.

Fdo. Georgo

[BILDO p.8] Humura desegnaĵo laŭlarĝe de la paĝo, en kadro kun punktita fono: maldekstre, instruistino ĉe katedro kun globuso montras per la fingro; dekstre, longa vico da lernantoj sidantaj ĉe pupitroj, kun diversaj mienoj de enuo kaj protesto. Du parolvezikoj: tiu de la instruistino diras «Esperanto estos komuna lingvo de unuigita kaj demokrata homaro.»; tiu super la lernantoj diras «Mi preferus ke ĉiuj parolu MIAN lingvon». La subskribo de la desegnisto en la malsupra maldekstra angulo ne legiĝas [nelegebla].

Página 9 del original
Página 9 del original

SKIZO DE LA ESPERANTA MOVADO EN LA URBO VALENCIO

Estas kutime dividi la historion de la esperanta literaturo en tri ĉefajn periodojn laŭ la limoj de la mondmilito.

La unua periodo, de la komenco ĝis la unua mondmilito. La dua periodo, inter la du mondmilitoj. La tria periodo, ĝis nun.

La unua periodo distingiĝas precipe en tio, ke Zamenhof vivis kaj laboradis la lingvon. Estas la tempo diskuti pri lingvaj reformoj, ekuzo de la lingvo en praktiko pere de gazetoj, libroj, tradukoj kaj originalaj verkoj, provoj pri esperanta organizado.

La dua periodo sin karakterizas per disvolviĝo de la lingvo kaj literaturo. Estas tempo de nombraj gramatikoj, naciaj vortaroj kaj plena firmigo de la lingvo.

La tria periodo alportis grandan disfloradon de literaturo, gravan rolon de periodaĵoj kaj grandan disvastigadon de la movado de Esperanto.

En ĉiu periodo aperas Valencio en iu ajn fako de la esperanta aktiveco.

Ekde la komenco Esperanto estas konata en Valencio sed ne ekzistas movado ĝis S-ro Jiménez Loira, armea estro, kiu instruis al la pastro Garrigós, kaj ambaŭ kun la pastro Guinart, la unua esperantisto en Valencio, aperigis unuan grupon de Esperanto en 1902ª.

Vicente Inglada, naskita en 1879ª en Alicante, faris multajn paroladojn kaj kursojn en Valencio. Ĉi tie, li tradukis la triaktan komedion de Jacinto Benavente «La nesia hejmo». Ankaŭ li estis ano de la Lingva Komitato. La Suno Hispana, gazeto fondita de 1903, reaperis en Valencio dum la jaro 1912-14 dank’al la peno de Inglada. En 1909 li estis elektita prezidanto de la Grupo.

Post la kvina Internacia Kongreso de 1909, okazita en Barcelono, Zamenhof kaj lia edzino vizitis Valencion de la 14ª ĝis la 17ª de septembro. Tiam prelegis Inglada, la urbestro de Valencio kaj Zamenhof.

En la jaro 1911ª, dum la UEK en Antverpeno (Belgujo), Pastro Guinart, artileria generalo Jozefo Perogordo, kaj aliaj, estis komisiitaj de la hispana registaro por surmeti al Dr. Zamenhof la grandan kolringon de Isabel la Católica.

En 1923ª okazis la unua Ibera Kongreso, kies murmerora plato rememoras al ni tian okazaĵon en la muroj de la lernejo «Escuelas Pias» en la strato Carniceros. Tie

Página 10 del original
Página 10 del original

ni legas «A las Escuelas Pias cuna del esperanto en Valencia en 1902. Primer Congreso de Esperantistas Ibéricos, mayo 1923».

En la gazeto «La Suno Hispana» multe kunlaboris laŭ sia specialeco, Angelo Novejarque, la majstro de la hieroglifoj.

Post longa daŭrado de la esperanta movado en la «Ateneo Científico», situinta en la strato Maro 23, la Grupo de Esperanto translokiĝis al la strato «La Sangre, 9» la jaron 1931ª. Tiam Manuel Caplliure, ĝia prezidanto, plej digne okupis tiun postenon dum pli ol tri jaroj, verkis «Gramática, ejercicios y diccionario» en la jaro 1933ª ĉe la presejo de José Olmos. Li instruis en la «Instituto de Idiomas» fako de la Literatura Universitato en la strato Nave, 2.

Kolonelo Rafael Duyos Sedó, gvidis kursojn, verkis gramatikon kun Inglada (1906ª) kaj estis aŭtoro de «Prozo kaj Verso». Li estis direktoro administranto de la monata gazeto «La suno hispana» ĝis aprilo de 1909ª, anstataŭigita de Áugusto Jiménez Loira. Mortis en 1933ª.

D. Fernando Soler y Valls, instruisto de instruistoj, el kiu ankoraŭ ni aĉetas kaj legas lian gramatikon premiita en la ekzposicio de Valencio en la jaro 1909ª kaj nun jam estas en la 12ª eldono.

(Daŭrigu en venonta «Valencia Luno»)

N.B. Ni volas kompili sciigon pri la historio de Esperanto en Valencio. Se vi konas indajn okazintaĵojn, bonvolu skribi al ni.

Johano Antono Giménez.

[BILDO p.10] Reprodukto de la kapo de la gazeto Popola Fronto: la titolo per grandaj ornamaj literoj, kun desegnaĵo de pugno tenanta plumon (aŭ torĉon) inter la du vortoj. Sub la titolo, du strioj da teksto: maldekstre «INFORMA BULTENO INTERNACIA PRI …» kaj dekstre «HISPANA LUKTO KONTRAŬ LA FAŜ…»; sub ili «ELDONO DE GRUPO LABORISTA ESPERANTISTA — REDAKCIO KAJ ADMINISTRACIO STRATO MAR, NUM. 20», kaj ĉe la dekstra rando, en nigra kadro, VALENCIA. Ankoraŭ pli malsupre, parte tondita titolo kiu ne legiĝas klare [nelegebla] kaj eta nigra kadro kun neklara teksto.

«Popola Fronto» la Esperanto-bulteno eldonta en Valencio el 1936-1938, vekis grandan atenton en tutmonda esperantistaro

Página 11 del original
Página 11 del original

¡¡¡PRAKTIKU ESPERANTON!!!

ĉeestu

aŭskultu

demandu

babilu

[BILDO p.11] Supre dekstre, granda nigra emblemo: kvinpinta stelo sur kiu kuŝas stiligita terglobo el meridianoj kaj paraleloj, kun la literoj de la esperanta movado enskribitaj en la globon (ne klare legeblaj) [nelegebla].

merkredaj prelegoj en esperanto

je la 8ª vespere

en nia sidejo

Tago; 28 februaro

Preleganto; Augusto Casquero

Temo; Hispanaj precedencoj pri la ideo de Internacia Lingvo

Tago; 21 marto

Preleganto; Alberto Bermell

Tago; 4 aprilo

Preleganto; Johano Fontecha

[BILDO p.11] Humura desegnaĵo laŭlarĝe de la paĝo: densa homamaso de karikaturitaj viroj, plejparte kun ĉapeloj, ĉapoj kaj okulvitroj, kun malfermitaj buŝoj kvazaŭ ĉiuj parolus samtempe; kelkaj levas la manojn. Neniu teksto en la desegnaĵo.

Edita: Grupo Esperanto de Valencia

Redactores: José Añó y Pascual Pont

Imprime: Studio Puig – Plara , 12 – Valencia

Depósito Legal V-1683-1983

Valencia Luno n.º 26 (mayo de 1990)

Texto completo del número 26 de Valencia Luno, el boletín del Grupo de Esperanto de Valencia, de mayo de 1990: 12 páginas transcritas del original.

Portada de Valencia Luno n.º 26, mayo de 1990.
Portada de Valencia Luno n.º 26, mayo de 1990.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1990_n26_maj

Qué tiene de especial este ejemplar

  • El apellido del presidente de la federación sale de dos maneras dentro del mismo número: «Giménez», con tilde, en las páginas 1 y 4, y «Gimenez», sin tilde, en las páginas 2, 3, 6 y 9, esta última en la lista de la nueva junta del grupo («Johano Antono Gimenez García»).
  • El nombre de la localidad del congreso cambia de página en página: «Benicàssim» en la página 1, «Benicassim» en las páginas 4, 6 y 7, y «BENICASIM» en la página 5, tanto en la tarjeta conmemorativa como en el matasellos especial reproducidos allí.
  • El texto salió de una máquina de escribir sin las letras del esperanto: los circunflejos de ĉ, ĝ, ŝ y ĵ están añadidos a mano sobre el papel, y la ŭ va impresa con acento agudo («laú», «antaú», «bedaúrinde», «ankoraú»).
  • El acta de la asamblea se cierra en la página 3 con dos firmas manuscritas de rúbrica larga, cada una sobre el nombre mecanografiado: la del secretario Pascual Pont y, bajo el «Vº Bº», la del presidente Johano Antono Gimenez.
  • La página 7, la del reportaje fotográfico del congreso, sale muy oscura: las tres fotografías apenas se distinguen y en la última solo se adivina la silueta de la persona que habla. Los tres pies con flechas (↑ ← →) sí se leen.
  • El número da dos teléfonos del grupo: la cabecera de la página 1 imprime el 326 96 16 y la página 12 anuncia como número nuevo el 384 96 16, «en ne fiksita, sed proksima dato», sin decir cuándo entra en vigor.

Qué hay en este número

p. Título Idioma Firma
1 BENICASSIM, HISTORIA EVENTO epo J. Pérez Sempere
2 AKTO DE LA ĜENERALA ASEMBLEO DE LA UNUA KONGRESO DE LA VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO epo Pascual Pont (sekretario) kaj Johano Antono Gimenez (prezidanto)
3 ATENTU! ATENTU! epo
4 SALUTVORTOJ EN LA MALFERMO DE LA KONGRESO epo
4 EN LA CENTRA POŜTA OFICEJO epo
5 AĈETU!! SENDU!! GARDU!! (karto kaj koverto kun speciala poŝta stampo) epo
6 FOTO RAPORTO PRI UNUA KONGRESO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO epo
8 GRAVA NOTO DE LA BIBLIOTEKISTO DE VALENCIA-GRUPO epo
8 DONACOJ POR LA UNIVERSALA KONGRESO «VALENCIO 93» epo
8 DEZIRAS KORESPONDI epo, spa
9 VI JAM POVAS/DEVAS PAGI VIAN 1990-KOTIZON epo
9 NOVA ESTRARO DE LA VALENCIA GRUPO epo
9 NEIL SALVESEN LASIS NIN epo
10 KURSOJ DE ESPERANTO epo
10 ANDALUZIA ESPERANTO-UNUIĜO OFERTAS AL NI KAJ NI OFERTAS AL VI epo
11 HISTORIA ATESTO epo Jean Lezan (+ noto de la redakcio)
12 MERKREDAJ PRELEGOJ EN ESPERANTO epo
12 NOVA TELEFON-NUMERO DE VALENCIA ESPERANTO-GRUPO epo
12 Kolofono spa

El boletín, entero

Página 1 del original
Página 1 del original

[BILDO p.1] Kapo de la bulteno, presita en verda koloro: sur verda fono staras maldekstre la silueto de la turo Micalet de Valencio, apud ĝi granda blanka duonluno kiu envolvas la literon C de la vorto, kaj la titolo per grandaj literoj VALENCIA LUNO; dekstre, kvinpinta stelo konturita per blanka linio.

ESPERANTO – BULTENO DE LA VALENCIA KOMUNUMO

GRAN VIA FERNANDO EL CATOLICO, 45, 3.ª – ☎ 326 96 16 • 46008 VALENCIO (HISPANIO)

Nº 26 – majo 1990

BENICASSIM, HISTORIA EVENTO

Por ni, partoprenintoj en la 1ª Kongreso de la Valencia Esperanto-Federacio, ĵus okazinta en la alloga kaj ĉarma Benicàssim, estas sendube motivo de orgojlo, pro la graveco de ĉi tiu okazintaĵo.

Mi certigas ke, ekde nun, la historiistoj pri la Esperanto-movado ĉe la valencianoj, estabiligos limdifinon inter ĝis Benicàssim kaj post Benicàssim.

Antaŭ Benicàssim: Plene ŝarĝitaj paĝoj pri iniciatintoj, aktivuloj, okazintaĵoj (rememoru la detalan prelegon de Johano A. Giménez dum la kongreso). Laŭlonge de cent jaroj, niaj antaŭuloj rapide kaptis la ideon de Zamenhof kaj ĝin disvastigis tra nia tuta geografio, varbante por nia Movado milojn da valencianoj, kiuj poste grupiĝis en multaj Asocioj kaj Grupoj. Bedaŭrinde, nia nacia milito estis forta frapo por la Esperanta agado, sed tuj poste, ĝi vigle renaskiĝis en nia ĉefurbo Valencio kaj ĉi tie mem refondiĝis Hispana Esperanto-Federacio, kiu impulsis tutlanda aktivecon.

Post Benicàssim: Nia devo estas akumuli niajn spertojn, sukcesaj kaj malsukcesaj, kaj kun la pezo de nia respondeco antaŭ la historio, streĉi niajn fortojn por trafe atingi la triumfon de nia praktika idealo, ne forgesante la provokon kiu por ni signifas la venonta Universala Kongreso en Valencio, dum 1993.

J. Pérez Sempere

Página 2 del original
Página 2 del original

AKTO DE LA ĜENERALA ASEMBLEO DE LA UNUA KONGRESO DE LA VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

En Benicàssim la tagon 28an aprilo 1990, je la dekunua kaj duona horo, kunvenas Ĝenerala Asembleo de la Unua Kongreso de la Valencia Esperanto-Federacio. Prezidas Johano Antono Gimenez kiu malfermas la kunvenon rememorante la 17-an Renkontiĝon de la Valencia Esperantistaro okazinta en Alacant la 17-an septembro 1989, kie oni decidis konstitui Valencian Esperanto-Federacion kaj organizi tiun ĉi Kongreson. Francisco Sánchez Antón, kiu agis kiel sekretario de tiu kunveno, legas la koncernan akton, kiu estas aprobata.

Johano prenas la parolon kaj proponas la akcepton (kun eta permuto) de la provisora organiza-komitato de la Federacio, kiel Daŭra Estraro. Sekve restus tiel:

Prezidanto: Johano Antono Gimenez

Kasisto: José Añó Belda

Sekretario: Pascual Pont Martínez

Rilate la voĉdonantojn, teorie devas esti la prezidanto aŭ delegito de ĉiuj grupoj federaciitaj, sed pri tio oni diskutos poste kiam oni parolos pri statutoj.

Poste oni klarigas la bezonatan kunlaboron de Valencio kaj Murcio, tamen leĝe ne povas fariĝi federacio de ili kaj unuvoĉe oni decidis ke ankaŭ leĝe estus du organizoj, fakte oni klopodus funkcii kiel unu sola.

Johano resumas la statutojn aprobitajn en la kunveno de delegitoj de grupoj por demandi al la asembleo opiniojn kaj sugestojn. Pluraj samideanoj vigle proponis garantii individuajn rajtojn de ĉiuj esperantistoj, kaj ankaŭ la neceso eviti burokracion kaj leĝajn limojn.

Oni rememoras ke ĉiuj havas voĉon en la Ĝenerala Jara Asembleo. Ke tia voĉo se ĝi estas vera, povas inklini la decidon de kiuj havas voĉdonon, kaj ĉefe se la kunsidoj estas faritaj en esperanto tiu kiu plej regas la lingvon povas konvinki plej facile.

Pepe Pina, nome de la murciaj esperantistoj invitas nin al la dua kogreso kiu eble okazos en Alquerías, se oni havas la sufiĉajn rimedojn por tranokti. La Valencia Grupo klopodis organizi kolektivan vojaĝon.

Vespere, la prezidanto Johano Antono Gimenez, faras la sekvantajn konkludojn kiuj estas aprobataj: La daŭrestraro atendos la oficialigon de la Grupo de Callosa de

Página 3 del original
Página 3 del original

Segura kaj la Juna Suno. Tiam, kune kun la jam oficialigitaj de Valencio kaj Alacant, oni povas oficialigi la Federacion de kvar grupoj, lasante malfermita la eblecon de posta aldono de aliaj grupoj.

Ankaŭ oni proponas krei en la venonta kongreso sekvantajn komisionojn:

  • komisiono por tria mondo
  • komisiono pri komerco kaj turismo
  • komisiono por aranĝi diservojn laŭ la religio de la kunvenuloj.
  • komisiono pri Universitato.

Samideanoj de Murcio notas ilin por klopodi fari tiel, okaze de la kongreso de 1991

LA SEKRETARIO

[BILDO p.3] Manskriba subskribo kun longa suba parafo.

Pascual Pont

Vº Bº

LA PREZIDANTO

[BILDO p.3] Manskriba subskribo kun longa suba parafo.

Johano Antono Gimenez

************************************************************

ATENTU! ATENTU!

Laŭ decido dum la unua Kongreso de VEF, tiu ĉi VALENCIA LUNO plenumante sian devizon de «Esperanto-bulteno de la Valencia Komunumo, estas sendata al ĉiuj grupoj kaj izolitaj esperantistoj de la komunumo.

Ĉiuj kiuj deziras daŭre ricevi Valencian Lunon, devu kumuniki al la redakcio kaj sendi la koston de 200 ptoj. al la sekvanta konto:

Sparkaso de Valencio Urbagentejo nº 9 – Fdo. Católico conto nº 0009 3101169604 Valencia Esperanto-Grupo Valencia-Luno

Ni intencos ke Valencia-Luno aperu regule dum februaro – aprilo – junio – oktobro – decembro

************************************************************

Página 4 del original
Página 4 del original

SALUTVORTOJ EN LA MALFERMO DE LA KONGRESO

Laŭ malnova kutimo, aŭtoritatuloj kaj reprezentantoj de esperantaj grupoj, salutis la kongresanojn:

* Augusto Casquero, nome de HEF * Francesc Colomer, Konsilanto pri Kulturo de Benicassim * Johano Antono Giménez, prezidanto de VEF * Rafael Peris, IFEF, fervojistoj * Félix Navarro, ILEI, instruistoj * Rodolfo Canet, esperantisto de Alacant * José Pérez, de Valencia Esperanto-Grupo * Pepe Pina, de Murcio * Francisco Conejero, de Castelló * José Mª Bernabeu, de Callosa de Segura * Alberto Bermell, de Juna Suno * Johano Fontecha, Fondaĵo «Fernando Soler»

[BILDO p.4] Nigra-blanka foto en oficeja salono: ses viroj staras kaj kliniĝas ĉirkaŭ granda skribotablo sur kiu kuŝas paperoj kaj libroj; unu el ili, en la mezo, tenas malfermitan libron aŭ revuon kiun li transdonas. Malantaŭ ili estas lignaj ŝrankoj kun bretoj, murhorloĝo kaj, pli supre, enkadrigita bildo de statuo sur konzolo. La viro maldekstre tenas paperfolion.

EN LA CENTRA POŜTA OFICEJO

La bildo atestas la momenton kiam oni donis al la biblioteko de la Centra Poŝta Oficejo de Valencio, la libron AEIOU DE ESPERANTO, de José Añó, kaj la revuon «Internacia Lingvo» de la Fondaĵo «Fernando Soler». Tiu donaco estis farita la pasintan 24-an aprilo okaze de parolado de José Añó pri Esperanto en tia oficejo.

Página 5 del original
Página 5 del original

AĈETU!! SENDU!! GARDU!!

KARTO KAJ KOVERTO KUN SPECIALA POŜTA STAMPO FARITA OKAZE DE NIA UNUA KONGRESO

[BILDO p.5] Reprodukto de la memorkarto de la kongreso. Maldekstre, per grandaj konturitaj literoj: «1a. KONGRESO / VALENCIA / ESPERANTO / FEDERACIO», sub ili per dikaj literoj «BENICASIM», kaj vertikale dekstre de la mapo la literoj «V. E. F.» kaj, ankoraŭ pli dekstre, vertikale «KAJ MURCIO». Sube maldekstre la jarcifero «1 9 9 0» vertikale apud kvadratita mapo de la valencia-murcia marbordo kun kvar punktoj markitaj: Benicasim (per steleto), Castellón, Valencia kaj Alicante; sub la mapo «28an – 29an APRILO».

[BILDO p.5] Du reproduktoj de la speciala poŝta stampo, ronda, kun la teksto ĉirkaŭe «1ª KONGRESO DE VALENCIA ESPERANTO FEDERACIO ★ FILATELA EKSPOZICIO ★ BENICASIM» kaj, en la centro, silueto de la valencia-murcia teritorio inter la du globoj de emblemo, kun la dato «28 ABRIL 1990». La supra stampo estas presita sur poŝtmarko kiu montras vizaĝon.

En la Valencia-Grupo ankoraŭ restas kelkaj, kiujn vi povas aĉeti kiel filatelaĵo, rememoraĵo aŭ por sendi al viaj korespondantoj. La kosto estas 50 ptoj. ĉiuj karto kaj 50 ptoj. ĉiuj koverto. Petu ĝin al Rafael Peris, al la adreso de Valencia-Grupo.

************************************************************

EN VENONTAN «VALENCIA LUNO» APEROS PLI DA INFORMOJN PRI NIA UNUA KONGRESO, INTER ILI:

* LASTAJ ALIĜINTOJ, KIUJ NE APERIS EN LA KONGRES-LIBRO * EKONOMIA BILANCO DE LA KONGRESO

Página 6 del original
Página 6 del original

FOTO RAPORTO PRI UNUA KONGRESO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

[BILDO p.6] Nigra-blanka foto, tre kontrasta: tri personoj sidas malantaŭ longa prezida tablo. Maldekstre viro kun okulvitroj kaj kravato parolas antaŭ mikrofono kaj pupitro; en la mezo viro kun lipharoj kaj helkolora jako; dekstre virino kun malhelaj krispaj haroj kaj blanka bluzo, kun kunmetitaj manoj sur la tablo. Sur la tablo videblas tasoj kaj paperoj.

Johano Antono Gimenez, prezidanto de VEF, Joaquín Castaño, Urbestro de Benicassim kaj Francesc Colomer, Konsilanto pri Kulturo, dum akcepto de la Kongreso ĉe Urbodomo.

[BILDO p.6] Nigra-blanka foto de la publiko: kelkaj vicoj da sidantaj personoj en salono, multaj kun kongresa insigno sur la brusto; malantaŭe, sur la muro, pendas grandaj blankaj paneloj aŭ afiŝoj.

Página 7 del original
Página 7 del original

[BILDO p.7] Nigra-blanka foto, tre malhela: granda grupo da personoj — viroj kaj virinoj, kelkaj kun sunokulvitroj — staras kune ekstere antaŭ palmoj kaj konstruaĵo; ŝajnas grupa foto de la kongresanoj.

[BILDO p.7] Nigra-blanka foto: la kongresanoj staras sur la ŝtuparo kaj la teraso antaŭ moderna konstruaĵo kun granda fenestrovico; maldekstre palmo kaj flagostangoj kun flagoj.

[BILDO p.7] Nigra-blanka foto, preskaŭ tute nigra pro la kontrasto: silueto de persono ĉe pupitro aŭ tablo, dum parolado.

↑ Kongresantoj antaŭ la Urbodomo de Benicassim

← Ĝenerala Asembleo

→ Augusto Casquero dum sia parolado

Página 8 del original
Página 8 del original

GRAVA NOTO DE LA BIBLIOTEKISTO DE VALENCIA-GRUPO

Kiel vi scias, la bibliotekon nun ni estas reformante kvankam kun multaj problemoj. Ekzemple, estas necese ejo por libroj. Tial ni petas al vi donacon de nova ŝranko (pli bone kun vitrino).

Se vi volas kaj povas, bonvolu telefoni en nia horaro lundon, merkredon aŭ vendredon, de la 7ª ĝis la 9ª vespere, aŭ venu rekte al nia ejo, kaj demandu pri la bibliotekisto Jorge.

Ni kore antaŭdankas vin!

############################################################

DONACOJ POR LA UNIVERSALA KONGRESO «VALENCIO 93»

Se vi deziras helpi en la financado de la preparlaboroj por la Universala Kongreso de Esperanto kiu intencas fari en Valencio en la jaro 1993, vi povas sendi viajn donacojn al:

CAJA DE AHORROS DE VALENCIA Sparkaso de Valencio Urbana Marchalenes 0069 c/ Málaga, 37 – Valencia 46009 cuenta nº 006931 0053 7732 GRUPO ESPERANTO DE VALENCIA UK 93

DANKON!!

############################################################

DEZIRAS KORESPONDI

70 geinfanoj (10-12 jaraj) de la kursoj de Esperanto de la lernejo Miguel Hernandez deziras korespondi kun samaĝaj infanoj de la tuta mondo en Esperanto.

Interesitoj skribu al

Colegio Público Miguel Hernández Curso de Esperanto c/ Esteban Dolz s/n VALENCIO Hispanio E-46019

Página 9 del original
Página 9 del original

ANOJ EL VALENCIA GRUPO!!

VI JAM POVAS/DEVAS PAGI VIAN 1990-KOTIZON

Ĉiuj kiuj pagas per Banko jam pagis. Aliaj devas veni al la grupo aŭ sendi la jarkotizon

Ni rememoras ke la kotizo estas 3.000 ptoj por la Plenaliganto kaj 1.500 ptoj. por la Simplaliganto, kaj la konto de la Grupo estas:

Sparkaso de Valencio Urbagentejo nº 9, Fdo. Católico. konto nº 0009 3101169604

************************************************************

NOVA ESTRARO DE LA VALENCIA GRUPO

Laŭ decido de la pasinta asembleo

Prezidanto: José Pérez Sempere
Vicprezidanto: Pascual Pont Martínez
Sekretario: Augusto Casquero de la Cruz
Vicsekretario: Rafael Peris Solaz
Kasisto: Alberto Bermell Benet
Librotenisto: José Añó Belda
Voĉdonanto: Johano Antono Gimenez García
» : Santiago Miquel Planas
» : Jorge Moragues Penella
» : José Venancio Ferrer Tarin

############################################################

NEIL SALVESEN LASIS NIN

Pasinta «Valencia Luno» de julio 1989 informis pri la vizito al nia Valencia Grupo, de la direktoro de la Centra Oficejo de UEA. Nun, bedaŭrinde, ni devas informi pri sia forpaso, okazinta la 16-an de marto, kiam li estis 45-jara, pro akuta pulminflamo.

Naskita en Londono, diplomiĝis pri Historio en Kembriĝo kaj laboris en Manĉestro. Esperantigita en la 60-aj jaroj, li aktivis en la loka movado de Manĉestro kaj en la Esperanto-Asocio de Britujo. En 1985 komencis labori por UEA.

Página 10 del original
Página 10 del original

KURSOJ DE ESPERANTO

ELX

Antonio Verdú instruas esperanton al kvin gelernantoj en sia hejmo. Ni atendas informon pri ĝia progreso.

VALENCIO

D. Felix komencis novan elementan kurson la duan de majo. Kiel ĉiam, lunde, merkrede kaj vendrede, de la 7ª ĝis la 9ª, en la sidejo de Valencia-Grupo.

VALENCIO

Fontecha gvidas novan MEZA KURSO DE ESPERANTO. Bazata en «La stultaj infanoj» de A.M. Matute, kiel legolibro, li instigas legadon, demandojn, konversaciojn kaj pliampleksigon de gramatikaj scioj. Ĉiuj merkredoj, de la 7ª kaj duona ĝis la 9ª, en la sidejo de Valencia-grupo.

############################################################

ANDALUZIA ESPERANTO-UNUIĜO OFERTAS AL NI KAJ NI OFERTAS AL VI

* La diskon LP (longadaŭro) KOSMO-INFANO de la malaga muzikisto SOLO, kun modernaj kaj belaj kanzonoj en esperanto. Surdiskigita per nova digitala sono-sistemo DAT, kiu ebligas la plej bonan sonon.

Prezo: 1.200 ptoj. (Disco + teksto + sendo)

* La libron PANDEMONIO, verkita de kunaj hispanaj verkistoj, kun riĉaj literaturaĵoj premiita ĉe la Belartaj Konkursoj de UEA. Rakontoj de Georgo Kamaĉo, Alberto Franko, Ksavero Moleono, M. Angelo Ŝanco kaj aliaj.

Prezo: 700 ptoj. (Libro + sendokostoj)

* 1-an INTERNACIAN RENKONTIĜON kaj 8-an ANDALUZIAN KONGRESON DE ESPERANTO en Torrox (Málaga) de la 7a ĝis la 14a de oktobro 1990. Loĝigo kaj tri manĝoj en tre bela Restadejo apud la plaĝo, en 2, 3, 4, 5, 6 aŭ 7-litaj ĉambroj, ĉiuj kun necesejo kaj duŝejo. Venu kaj feriuu en Torrox, vilaĝo de la Suna Marbordo, kun, laŭdire, la plej bona klimato el Eŭropo.

Prezo de la tuta semajno: 14.000 ptoj.

Informoj / Mendoj / Pagoj ĉe:

Andaluzia Esperanto-Unuigo Poŝtkesto 864 E-29080 MALAGA

Página 11 del original
Página 11 del original

HISTORIA ATESTO

La atestantoj de la I.P.E. kongreso (Internacio de Proleta Esperantistaro) kiu en 1937 okazis en Parizo en la Domo de la Kemio, estas tre, tre malmultaj! Mi estas escepto spite miajn 87 jarojn. Tiu kongreso okazis samtempe kiel la fama universala ekspozicio kie la pavilonoj de Stalin kaj Hitler staris unu antaŭ la alia kvazaŭ spitante… Kaj tio sugestis al ni la proksiman militon.

Marcel Boubou estris la kongreson. Mi estis laŭ lia deziro protokolisto. Ni tagmanĝis kune… en vegetara restoracio. Mi ne priskribas la kongresan etoson tute akaparitan de la terura civila milito hispana, kie Hitler, Musolini, Franko barbare masakris la hispanajn respublikanojn… Blum kaj Chamberlain malpermesis nian helpon… Alia Munich…

Fine de la kongreso sidis sur la podio du famaj hispanaj kamaradoj: Vilhelmo Bosch kaj Ludoviko Hernández. Ili scipovis esperanton supere. Ili elokvente alvokis nin helpi la valorajn hispanajn respublikanojn, veki Blum kaj aliajn registaranojn kiuj, praktikante kriman neŭtralecon, fariĝis komplicoj de la teruraj faŝistoj. Mi ankoraŭ vidas nian ĉeestantaron starantan kaj aplaŭdantan unuanime Bosch kaj Hernández! Neforgesebla etoso! Mi sciis ke la du famaj oratoroj samtempe brile estris tutmonde legitan gazeteton: «Popola Fronto»…

Marcel Boubou baldaŭ skribis al mi bonvoli helpi kamaradon Bosch kiu intencis resti en Francio. Mi respondis pozitive. Bosch loĝis en mia hejmo… kaj poste estis kore akceptita de sindonema samideanino en Lourdes. Ĉar li parolis tute flue la francan lingvon, li rapide trovis laboron… Mi tre ofte renkontis Bosch. Ĝis fino de la milito li do restis en Francio…

Jean LEZAN

N. de la R.

Tiu atesto aperis en franca esperanta revuo, okaze de la freŝdata forpaso de samideano Vilhelmo Bosch. Ni opinias ke ĝi estas tre valora por montri al ni la internacian signifon de kiuj ankaŭ estis niaj samlandanoj.

Página 12 del original
Página 12 del original

¡¡¡PRAKTIKU ESPERANTON!!!

ĉeestu aŭskultu demandu babilu

[BILDO p.12] Nigra emblemo supre dekstre: granda plenigita kvinpinta stelo, kaj sur ĝi ovala terglobo desegnita per meridianoj kaj paralelaj linioj, kun la kontinentoj en negativo. Neniu legebla teksto en la emblemo.

==============================

merkredaj prelegoj en esperanto

==============================

je la 8ª vespere en la sidejo de V.E.G.

Tago: 23 majo Preleganto: Johano Fontecha Soto Temo: Kaŭzoj kaj konsekvencoj en la «Malkovro» de Ameriko Oni disdonos fotokopian skizon

Tago: 30 majo Preleganto: José Venancio Ferrer Temo: Feriu per biciklo Parolado helpata de lumbildoj muziko kaj afiŝoj

Tago: 13 junio Preleganto: Pascual Pont Martínez Temo: Liberaj pensoj pri transformado de homara bruo en harmonio

==================================================

NOVA TELEFON-NUMERO DE VALENCIA ESPERANTO-GRUPO

En ne fiksita, sed proksima dato, oni ŝanĝos la numero de telefono de Valencia Esperanto-Grupo.

Jen la nova numero:

384 96 16

Edita: Grupo Esperanto de Valencia Redactores: José Añó y Pascual Pont Imprime: Studio Puig – Planas, 12 – Valencia Depósito Legal V-1683-1983

Valencia Luno n.º 27 (junio de 1990)

Texto completo del número 27 de Valencia Luno, el boletín del Grupo de Esperanto de Valencia, de junio de 1990: 12 páginas transcritas del original.

Portada de Valencia Luno n.º 27, junio de 1990.
Portada de Valencia Luno n.º 27, junio de 1990.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1990_n27_jun

Qué tiene de especial este ejemplar

  • La página 12 se contradice a sí misma sobre el horario del programa de Radio Klara: la cabecera anuncia la emisión «de la 16-a ĝis la 19-a horo», y el recuadro REMEMORU del pie, «ĈIUJ MARDOJ – de la 4-a ĝis la 5-a posttagmeze». Tres horas en un sitio, una en el otro.
  • Las siglas de la federación salen invertidas en un sitio del número: la página 7 dice «okaze de la Unua Kongreso de FEV», con el orden castellano (Federación Esperantista Valenciana), mientras que el resto del número escribe siempre V.E.F. o VEF, por Valencia Esperanto-Federacio.
  • El nombre de la sede del primer congreso aparece de dos maneras dentro del mismo número: «Benicassim» en el texto (páginas 2 y 7) y «AYUNTAMIENTO DE BENICASIM», con una sola ese, en el rótulo del ayuntamiento que se ve en la foto de la página 7.
  • La página 5 escribe el nombre de la entidad bielorrusa de dos maneras: el título del artículo dice «BELORUSIA ESPERANTISTA UNUIĜO» y el bloque de la dirección, quince líneas más abajo, «Belorusia Esperantista Unuigo», sin el sombrero.
  • La página 11 no es material propio: es un recorte de la revista esperanto de la UEA, y conserva el pie de página de aquella revista, «esperanto — 31», bajo la caricatura de Roger Beale que el propio pie atribuye al Financial Times y al envío de Hilary Chapman.
  • El esperanto del número lleva muchos calcos del castellano, impresos así en el papel: «La LKK proponas a VEF organizadon» (p. 1), «bazita el seriozaj studoj» (p. 4), «Liaj poemoj temis prio ĉio» y «profundaj scioj pri filosofio» (p. 8), «niaj samidenoj», «eskribu al» y «especiala poŝtmarko» (p. 10).
  • La crónica de la Semana Cultural de la página 9 imprime el nombre del pueblo sin acento, «La Senia (Tarragona)» en el texto y «LA SENIA 1990» en la banda vertical de la izquierda; la forma oficial es la Sénia.

Qué hay en este número

p. Título Idioma Firma
1 2-a KONGRESO DE V. E. F. — «La postfonda kongreso» epo Johano-Antono Giménez, Prezidanto de V.E.F.
2 BILANCO — Unua Kongreso Valencia Esperanto Federacio epo
3 2-a KONGRESO DE V. E. F. — POSTFONDA KONGRESO (komisionoj) epo
4 PRI PROTEKTADO DE VALENCIAJ ARBAROJ epo
5 KOOPERATIVA ESPERANTA SEKCIO DE BELORUSIA ESPERANTISTA UNUIĜO epo
6 [Kubaj maratonanoj kaj la Universala Kongreso en Havano] epo
7 ESPERANTO KAJ SPORTO epo
8 Paĝoj el la hispana beletro — DEFINANTE AMON (soneto de Francisco de Quevedo) epo Antonio Marco Botella
9 POEZIA SAMIDEANO epo
9 50-a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO epo
10 [Pri la 75-a Universala Kongreso en Havano] epo
10 filateloFILATELOfilatelo epo
10 [EL CORREO — «Poŝto kaj Telegrafoj»] epo
11 JULIANO, LA APOSTATO epo Johana Bosch (pri la transskribo)
12 ESPERANTO EN RADIO KLARA epo
12 [Kolofono] spa

El boletín, entero

Página 1 del original
Página 1 del original

[BILDO p.1] Kapo de la kovrilo: verda horizontala bandero. Maldekstre, blanka desegnaĵo de la Torres de Serranos; super ĝi kaj antaŭ la titolo, granda blanka lunarko kiu funkcias kiel la komenca litero de VALENCIA; dekstre malsupre, kontura kvinpinta stelo. La titolo, per grasaj blankaj majuskloj sur du linioj, legiĝas VALENCIA LUNO.

ESPERANTO – BULTENO DE LA VALENCIA KOMUNUMO

GRAN VIA FERNANDO EL CATOLICO, 45, 3.ª – ☎ 326 96 16 • 46008 VALENCIO (HISPANIO)

Nº 27 – junio 1990

2-a KONGRESO DE V. E. F.

«La postfonda kongreso»

Ankoraŭ estas varmaj la cindroj de la 1-a Kongreso de VEF kiam, kiel feniksabirdo jam reviviĝas la sekvonta kongreso de VEF, la postfonda kongreso, kiel diras la organizantoj de tiu ĉi 2-a Kongreso.

La unua estis karakterizata pri la fondado de VEF, statutoj, estraro, oficialaj kondiĉoj, ktp. la 2-a jam komencas antaŭvidi sin kiel la kongreso de la organizado. Malsimilaj komisionoj jam aperas, kaj enkonduko de esperanto, kiel laborlingvo en fakaj aferoj de la mondo, por konstati ke Esperanto estas taŭga por la interkomunikado.

La Loka Kongresa Komitato (LKK) proponas a VEF organizadon de komisionoj al kiuj aliĝos, ne nur lokaj, regionaj aŭ landaj, sed ankaŭ tutmondaj fakaj ideoj. Ili povos kunsidi por interŝanĝi novaĵojn, ideojn, vidpunktojn kaj la enkondukon de Esperanto en tiu faka idealo. La LKK organizos por ili renkontiĝejon ene de la kongresejo kaj vendotablon por disvendi esperantajn librojn.

Ni petas al la esperantistaro: elektu komisionon aŭ fondu la vian propran. Ne restu en la nubo de Esperanto. Ni gratulas al la junularo tiun ideon ĉar facile videbla estas la sukceso de nia kongreso kaj sendube fruktodona.

Johano-Antono Giménez Prezidanto de V.E.F.

Página 2 del original
Página 2 del original

B I L A N C O

UNUA KONGRESO VALENCIA ESPERANTO FEDERACIO

Benicassim, 28-29 aprilo 1990

ELSPEZOJ

Afiŝo, poŝta informado, komunikiloj, kovertoj por kongresa dokumentaro aliĝiloj………………………. 7.890 ptoj.

Lumbildoj, donaco de libroj ………… 6.475 ptoj.

Filatelio, poŝtmarkoj, poŝtkartoj, fotogravuraĵo……………………… 8.725 ptoj.

Stampilo, oficrajtoj, poŝtoficisto…… 19.684 ptoj.

Bankedo………………………….. 47.700 ptoj.

entute…………………………… 90.474 ptoj.

ENSPEZOJ

Aliĝiloj ………………………… 20.100 ptoj.

Donacoj …………………………. 8.900 ptoj.

Ekzamenrajtoj ……………………. 3.500 ptoj.

Vendo de filatelaĵoj ……………… 17.950 ptoj.

Bankedbiletoj ……………………. 53.000 ptoj.

entute………………………….. 103.450 ptoj.

PROFITO……………. 12.976 ptoj.

Página 3 del original
Página 3 del original

2-a KONGRESO DE V. E. F.

POSTFONDA KONGRESO

Provizora urbo: ALCANTARILLA (Murcia)

Provizora dato: 13-an kaj 14-an aprilo 1991 DUA FINSEMAJNO POST PASKO

Konstanta adreso de la L.K.K.

ESPERANTISTAJ ASOCIOJ DE MURCIO c/ Santa Teresa, 10, bajo 30005 MURCIA

* * * * * * * * * * * * * * *

KOMISIONOJ:

pri komerco: Pedro Macanás Valverde Adreso de L.K.K.

pri universitatoj: Antonio López Adreso de L.K.K.

pri turismo: Antonio Verdú Caselles Mariano Benlliure, 84, 6º, 1ª – 03201 ELCHE

pri junuloj: «Juna Suno» José Miguel Bernabeu Pl. Pio XII, 1-4-C – 03012 ALICANTE

pri religioj kaj kredoj:

* katolikoj: Pastro Andreu – Preĝejo Nia Sinjorino «Los Dolores» EL REAL 30334 Murcia

* mormonoj: (pere de murcianino)

* islamoj: vakas

* baha’i: vakas

pri ne-esperantistaj kongresoj: Fernando Gil Lorente Apdo. 22 – 03300 ORIHUELA

* pri tria mondo kaj analfabetismo: vakas

* pri instruado de Esperanto: vakas

Estontaj komisionoj: skribu rekte al la L.K.K.

Página 4 del original
Página 4 del original

PRI PROTEKTADO DE VALENCIAJ ARBAROJ

Esperantistaj verduloj de Valencio aktive kunlaboras en kampanjon por ke oni leĝfaru pri protektado de valenciaj arbaroj. Per flugfolio ili resumas siajn depostulaĵojn:

KIAL ESTAS NECESE PROTEKTI ARBARON?

1.- Ĉar la arbara degradacio efikas dezertojn, pro erosio, inundoj kaj malriĉado de subteranea akvo.

2.- Ĉar la malhavo de vegetaĵaro efikas klimatan ŝangon loke kaj tere.

3.- Ĉar malhavante arbaron, ankaŭ ni malhavas devenon de gravaj ekonomiaj rimedoj (mielon, trufon, korkon, aromaj plantoj, ktp.)

4.- Ĉar ĉiufoje ni havas malpli da valorega natura spaco, puraero kaj naturaj ĉirkaŭaĵoj.

5.- Ĉar preskaŭ ne restas valencia praarbaro.

KIO NI PETAS?

1.- Ke urge oni protektu valencian praarbaron kaj lokan, mediteranean arbaron.

2.- Ke oni projektu priarbaran demarŝon determinante por ĉiuj lokoj konkretajn formojn por akordigi konservadon kaj racian ekonomian ekspluatadon.

3.- Ke oni ebligu, disvastigu kaj regulu agojn por disvolvi la depresiajn kamparojn, industrii per malgranda malutilado de medio kaj kampara turismo kiu respektu Naturon.

4.- Ke oni apliku planon pri arbara demarŝo malpermesi agadon kiuj degradas vegetaĵaron, terenaron, kaj akvon; reakiri vegetaraĵon de la plej malutila loko, bazita el seriozaj studoj.

5.- Ke oni starigu planon de ekonomia kompensado por la protektotaj lokoj, oni plibonigu vivan kvaliton de loĝantoj kaj oni starigu ekologiajn helpaĵojn por malutilaj komunumeroj.

EBLIGU AKORDIGEBLE KONSERVADON DE NATURO KAJ EKONOMIAN DISVOLVON

BONIGU ARBARPROTEKTADON ĈIUJ VALENCIANOJ

SAVU ARBARON

Kunordigantaro por arbardefendado c/ Portal de Valldigna, 15, b 46003 VALENCIO

Asocio de Verduloj Esperantistaj Poŝtkesto 6.199 46080 VALENCIO

Página 5 del original
Página 5 del original

ATENTU KURACISTOJ !

ATENTU KOMPUTISTOJ !

ATENTU SCIENCISTOJ !

ATENTU ENTREPRENISTOJ!

[BILDO p.5] Supre dekstre, konturdesegnaĵo de medicinaj kaj sciencaj aparatoj amasigitaj: mikroskopo, ekrano de komputilo kun kurbo de elektrokardiogramo, klavaro, stetoskopo kaj disĵetitaj paperfolioj.

KOOPERATIVA ESPERANTA SEKCIO DE BELORUSIA ESPERANTISTA UNUIĜO

K.E.S. rekte skribis al nia grupo por peti profesian kunlaboron en la plej diversaj temoj.

Ili ĉefe oferas elaboritajn programojn por aŭtomataj (komputilaj) medicinaj sistemoj kaj proponis krei komunan firmaon kun similaj entreprenoj de nia lando.

Ili ankaŭ invitas en Minsk kiel gastoj al ĉiuj interesiĝantoj por rekte studi aferon.

Ĉiuj kiuj interesiĝas pri tiu ĉi aŭ alia temo, skribu rekte al

Kooperativa Esperanta Sekcio Belorusia Esperantista Unuigo SOVETUNIO – BELORUSIO – SU-220028 MINSK, av. Rokossovskogo 143-31

Tiuj kiuj skribos al ĝi ankaŭ devas informi al ni pri tiaj demarŝoj por disvastigi ĝin tra la esperantistaro.

Ni ankaŭ devas informi ke niaj samideanoj de Murcio jam atingis gravan ekonomian, turisman kaj teknikan internacian kunlaboron pri kiuj vaste informis regionaj kaj naciaj ĵurnaloj

En venonta «Valencia Luno» ni fidas informi plej detale pri tiaj gravaj laboroj.

Página 6 del original
Página 6 del original

[BILDO p.6] Tre kontrastigita foto de tri personoj starantaj kune. La meza levas malfermitan libreton, sur kies kovrilo legiĝas «Esperanto». Temas pri Maribel Durruty, Radames González Tamayo kaj José García, laŭ la apuda teksto.

Maribel Durruty, Radames González Tamayo kaj José García plaĉe akceptis pozi por «Valencia Luno» montrante lernolibron de José Añó «Aeiou de la Internacia Lingvo», kelkaj momentoj post la fino de la «Deka maratono de la Urbo Valencio» okazinta la pasintan 4an de februaro.

Maribel restis vicĉampionino kaj Radames ĉampiono de tiu maratono, kaj kune kun olimpika ĉampiono Alberto Juantorena, ĉiuj kubanoj, afable konversaciis kun niaj samideanoj José Añó kaj Isidro Rey, Vicprezidanto de la Sporta Socio «Correcaminos», organizanto de la Maratono.

Ili ĉiuj konversaciis pri la 75-a Universala Kongreso de Esperanto kiu okazos en Havano. La kubaj atletoj bone konis tian eventon ĉar ili intencas kuri en populara kurado kiun oni intencas fari okaze de nia Kongreso.

José Añó, nome de la Valencia Esperanto-Grupo kaj de la Valencia Esperanto-Federacio, donacis al ili ekzempleron de la libroj «INTERNACIA SIMPOZIO PRI SPORTO EN LA MODERNA SOCIO» eldonita en Madrido okaze de la Monda Futbalĉampioneco de la jaro 1982, «AEIOU DE LA INTERNACIA LINGVO» kaj «GRAMATICA PRACTICA DE ESPERANTO» de Felix Navarro Clemente.

Ege interesite, ili diris al ni: «En Havano ni revidos nin, kaj certe ni parolos Esperanton». Añó respondis: «Ege plaĉus al mi kuri kune kun vi kvankam ĝi estus nur kelkajn kilometrojn». Ili adiaŭis nin dirante: Ahorita nos vemos en Cuba»

Página 7 del original
Página 7 del original

ESPERANTO KAJ SPORTO

[BILDO p.7] Reprodukto de la kovrilo de la revuo bicisport (Luike-motorpress): sur nigra fono, ciklisto klinita super la stirilo de biciklo; supre la titolo per grandaj blankaj literoj kaj la teksto «PRUEBA EXCLUSIVA / TVT AC 4 / en fibra de vidrio»; malsupre maldekstre strikkodo kaj la mencio «SALON DE BILBAO — novedades», kaj dekstre «GUIA técnica en España».

Francisco Chico Pérez, direktoro de BICISPORT, la plej grava revuo pri biciklado, enmetis esperantan T-ĉemizon kaj pozis antaŭ la urbodomo de Benicassim, okaze de la Unua Kongreso de FEV kaj dediĉis ekzempleron de tia revuo al nia samideano José Añó.

[BILDO p.7] Tre kontrastigita foto: sur muro, grandliteraj majuskloj «AYUNTAMIENTO DE BENICASIM»; dekstre viro portanta blankan T-ĉemizon kun granda nigra kvinpinta stelo sur la brusto.

Página 8 del original
Página 8 del original

Paĝoj el la hispana beletro

SONETO de Francisco de Quevedo

DEFINANTE AMON

Ĝi estas brulanta glaci’, fajro frida; Estas dolora vundo, sed ne sentata; Malbono certa, reva feliĉo rava; Ĝi estas mallonga ripoz’ tre laciga.

Ĝi estas malzorgo min priokupanta; Timulo, de ĉiuj nomata bravulo; Izola promenanto en la tumulto; Ami nur esti reciproke amata.

Ĝi estas libero malliberigata; Daŭrante ĝis lasta amoparoksismo; Malsan’ kreskanta se ĝi estas flegata.

Tiel estas Amor’ kaj ĝia abismo; Zorgu ĉar ĝi amikecon kredas vana; Kaj estas kontraŭa je si mem en ĉio.

Francisco de Quevedo y Villegas (1580-1645) estis kun Gongoro kaj Lope de Vega, plej alta montopinto de la baroka hispana liriko. Liaj poemoj temis prio ĉio: seriozaj aŭ festemaj, filozofaj aŭ religiaj, politikaj aŭ satiro-burleskaj, ĉi lastaj neniam superitaj de iu ajn alia en la hispana beletro.

Lia stilo konsistis en la kontrastoj de la formoj, en certa subtila satiro, kiu fariĝis terure agresema kaj morda kiam li atakis siajn malamikojn.

Krom poeto, politikulo kaj elstara verkisto, Quevedo estis granda erudiciulo, ĉar li parolis plurajn lingvojn, kio aldonite al liaj profundaj scioj pri filosofio, teologio, historio kaj beletro, oni devas lin rigardi kiel unu el la plej doktaj humanistoj de lia epoko.

Antonio Marco Botella

Página 9 del original
Página 9 del original

[BILDO p.9] Maldekstre, vertikala nigra bendo kun rombforma rando kaj vico da rondaj punktoj, sur kiu legiĝas per grandaj blankaj literoj, de malsupre supren: LA SENIA 1990.

##########################################

POEZIA SAMIDEANO

De la 5-a ĝis la 13-a de lasta majo, okazis en La Senia (Tarragona) ĉiujara Kultura Semajno, aranĝita de la urba Konsilio sub aŭspicioj de la Kultura Konsilaro de Katalunia Generalitato kaj aliaj institucioj.

Oni prezentadis: teatraĵojn fare de mezlernejaj gelernantoj, filmajn projekciojn; pentrajn, fotografiajn kaj manlaborajn ekspoziciojn; kaj estiĝis koncertoj kaj diverstemaj prelegoj. La popolamaso ĉiuaĝa kunvenis kaj animhave partoprenis en balo sub plenfolia ombro en bela arbarplaco. La semajno elfinis en plenhoma teatro per poezia recitalo de Jesuo Raposo, samideano el nia Valencia Esperanto-Grupo, kaj per katalunlingva komedio ludita, kun agrabla dekoracio, de loka teatra Trupo. En tia sama salono, nia samideano abunde disdonis presaĵojn favore al paco kaj Esperanto. La festo finfiniĝis per vespera bufedo en vigla kaj kora etoso.

##########################################

50-a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO

[BILDO p.9] Dekstre de la titolo, desegnaĵo: granda kontura kvinpinta stelo apud silueto de vilaĝo kun preĝejaj sonorilturoj.

de la 11-a ĝis la 16-a de julio 1990

direktiĝu al la kongresa sekretariejo:

Grup d’Esperanto Josefo Anglés Apartat 336 08090 SANT CUGAT DEL VALLES (Katalunio)

Página 10 del original
Página 10 del original

Pri la 75-a UNIVERSALA KONGRESO EN HAVANO kiu okazos de la 14-a ĝis la 21-a de la proksima julio, havas la intencon partopreni niaj samidenoj Johano Fontecha kaj José Hernández.

Ni deziras al ili bonan vojaĝon kaj tre utilan restadon kaj jam nun ni petas al ili detalan informon por niaj legantoj.

[BILDO p.10] Dekstre supre, la emblemo de la 75-a Universala Kongreso: grandaj stiligitaj ciferoj 7 kaj 5 en nigro, kun horizontalaj strioj kiuj kurbiĝas spirale ĉe la piedo de la kvinko.

filateloFILATELOfilateloFILATELOfilatelo

Pasintan unuan de aprilo okazis en «Ateneo Mercantil» de Valencio, la Eksterordinara Ĝenerala Asembleo de la Valencia Filatela Federacio.

Laŭ propono de nia samideano Rafael Peris, la Asembleo decidis peti eldonon de especiala poŝtmarko okaze de la Universala Kongreso de Esperanto de 1993.

filateloFILATELOfilateloFILATELOfilatelo

Okaze de la 75-a UNIVERSALA KONGRESO EN HAVANO oni eldonis interesan filatelaĵon, kiujn vi povas mendi ĉe la Libroservo de UEA.

* Memoriga poŝtmarko: 4’5 gld.

* Memoriga koverto kun poŝtmarko kaj surpreso 6’0 gld.

filateloFILATELOfilateloFILATELOfilatelo

[BILDO p.10] Maldekstre, la kapo de la revuo EL CORREO: nigra rektangulo kun la nomo per blankaj majuskloj kaj, sub ĝi, la mencio «POSTAL Y TELEGRAFICO».

tia revuo, direktita al ĉiuj kiuj laboras en tia grandega entrepreno, anoncas la kreadon de «POŜTO KAJ TELEGRAFOJ» la esperantista klubo de la komunikado.

Se tio interesas aŭ rilatas al vi, eskribu al

José Matos de Castro Correos Central Apartados 18070 GRANADA

Página 11 del original
Página 11 del original

JULIANO, LA APOSTATO

Kun ĉi tiu titolo, la verkisto Gore Vidal skribis libron pri la vivo de Cezaro Juliano Augusto, kiu regis en Romio en la kvara jarcento de nia Erao. Laŭ ĉi tiu verkisto, la nomita Cezaro eldiris la jenajn opiniojn:

«Por efike eduki al iu ajn estas necese instrui al li la grekan lingvon. Tamen, en urbo supoze helena kiel Antiokio, malpli multe de la duono de la loĝantaro konas la grekan, la restanta popolo parolas la lingvon semitan. Same okazas en Aleksandrio kaj en la urboj de Azio. Alia komplikaĵo estas la problemo de la latina lingvo. Tiel la leĝoj kiel la armeo uzas la latinan, dum la literaturo kaj la administrado uzas la grekan. Konsekvence, ĉiu kulturita homo devas esti dulingvisto. Se ekzemple la filo de siria maristo estas en Antiokio, li devas koni tri lingvojn. La lernado de idiomoj tiel okupus la plej grandan parton de nia tempo…»

La pensoj de la Cezaro Juliano Augusto jam pruvis en tiu tempo, ke la bezono de internacia lingvo estis tre necesa.

Pri la transskribo Johana Bosch

[BILDO p.11] Karikaturo: kvin personoj kun valizoj staras vice en flughaveno aŭ akceptejo, antaŭ tabuloj kun diagramoj. La du dekstraj, en kompletoj, interparolas; unu el ili tenas etan aparaton kaj diras en parolveziko: «PROVU DISTRI ILIN DUM MI SERĈAS LA ĜUSTAN FRAZARON ĈE MIA LINGVOKASEDO». Subskribo de la desegnisto: ROGER BEALE.

Eĉ la britoj ekkonscias pri la neceso lerni fremdajn lingvojn, sugestas tiu ĉi karikaturo el la influhava ĵurnalo Financial Times (sendis: Hilary Chapman).

esperanto — 31

Página 12 del original
Página 12 del original

ESPERANTO EN RADIO KLARA

* * * * * * * * * * * * * * * * * * * * *

AŬSKULTU ĜIN ĈIUJN MARDOJN

de la 16-a ĝis la 19-a horo en F.M. 104’4

[BILDO p.12] Tre kontrastigita foto de radia studio: sur la miksotablo videblas mikrofono sur stativo, kapaŭskultiloj kaj bendaparatoj sur breto; malantaŭe, du personoj sidas ĉe la tablo — laŭ la apuda teksto, Felix Navarro kaj J. Venancio Ferrer.

Jen ĉi tie nia sindonema samideano Felix Navarro en tiu momento helpata de J. Venancio Ferrer, en studio de RADIO KLARA, dum la elsendo de la programo de esperanto.

Elsendoj komenciĝis la 17-an de marto 1986 kaj daŭris senhalte ĝis nun, atingante jam la gravan ciferon de 218 elsendoj.

REMEMORU:

RADIO KLARA – 104’4 F.M. – VALENCIO

ĈIUJ MARDOJ – de la 4-a ĝis la 5-a posttagmeze

RADIO-ELSENDO DE ESPERANTO

Edita: Grupo Esperanto de Valencia Redactores: José Añó y Pascual Pont Imprime: Studio Puig – Planas, 12 – Valencia Depósito Legal V-1683-1983

Valencia Luno n.º 28 (septiembre de 1990)

Texto completo del número 28 de Valencia Luno, el boletín del Grupo de Esperanto de Valencia, de septiembre de 1990: 12 páginas transcritas del original.

Portada de Valencia Luno n.º 28, septiembre de 1990.
Portada de Valencia Luno n.º 28, septiembre de 1990.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1990_n28_sep

Qué tiene de especial este ejemplar

  • El esperanto del número es muy descuidado en el acusativo y la concordancia: «ŝi havas intereso pri muziko» y «ŝia tajpilo havas literojn tre klaraj» (p. 10), «adoptante esperanton kiel lingvo de laboro» y «ĝi ne estas kuriero de neniu ekonomika, financa, kultura aŭ militara hegemonio» (p. 11), «kiam oni bezonas ili» (p. 8). Quien cite estas frases ha de saber que son las que trae el papel.
  • Las cuatro cartas reproducidas en la página 7 dan cuatro nombres distintos a lo que el boletín llama «2-a KONGRESO DE V.E.F.»: Asuntos Exteriores contesta al «Congreso Levantino de Esperanto 1991», el Parlamento Europeo al «Congreso Conjunto Murciano-Valenciano de Esperanto» de los días 13 y 14 de abril de 1991 en Alcantarilla, ILEI habla del «Monda Universitata Kongreso», y la carta del Ministerio de Cultura no trata del congreso de 1991 sino de la candidatura de Valencia para el Congreso Universal de 1993.
  • El nombre de la asociación universitaria sale de tres maneras: «Roseta Ŝtono» en el título de la página 4, «Piedra de Rosetta» en la dirección de esa misma página y en la carta del Parlamento Europeo, y «Piedra de Rosseta» en la carta del Ministerio de Cultura (p. 7).
  • La carta del Ministerio de Cultura (p. 7) va dirigida a «Sr. D. Pedro Macanás Valencia»: el segundo apellido del presidente del comité organizador es Valverde, como imprimen las otras tres cartas de la página y la firma del artículo de la página 8.
  • El mismo contacto de Alicante aparece con dos nombres de pila distintos: «José Miguel Bernabeuj» en la lista de teléfonos de Juna Suno (p. 3) y «Francisco Miguel Bernabeu Egea» como responsable de la comisión de Juventud (p. 5), las dos veces con el mismo teléfono (impreso «965/20.74.44» y «(96)520,74,44»).
  • La carta de Alcantarilla (p. 6) se reproduce desde la copia del registro del propio ayuntamiento: lleva el sello de entrada de la Concejalía de Cultura, legible solo en parte, con el número 276 y la fecha 3 JUL 1990, un día posterior a la fecha de la carta, que es de 2 de julio de 1990.
  • Los facsímiles van impresos muy pequeños y tienen puntos que no se leen: en la página 7, el código postal de Murcia en la dirección de la carta de Asuntos Exteriores va tachado, y el nombre de la universidad coreana que cita ILEI lleva una letra sobrescrita entre «Dank» y «ok»; en el billete de lotería de la página 11 no se distinguen las dos últimas cifras del año del sorteo del 22 de diciembre.
  • La sección de correspondencia (p. 10) titula «EL MOSKVO» pero la dirección del corresponsal acaba «u.MOSKUO 127486»: las dos formas del nombre de la ciudad conviven en la misma nota.

Qué hay en este número

p. Título Idioma Firma
1 TUEJAR, ĈEFURBO EN OKTOBRO DE LA JUNULA ESPERANTISTARO epo
2 TAGORDO TENDARO JUNA SUNO epo
3 ASEMBLEO ĜENERALA — TAGORDO epo
4 UNIVERSALA KONGRESO DE ROSETA ŜTONO — TAGORDO epo, spa
5 2-a KONGRESO DE V.E.F. — POSTFONDA KONGRESO. KOMISIONOJ epo, spa
6 GRAVAJ DEMARŜOJ DE LA L.K.K. DE MURCIO ANTAŬ PLURAJ INSTITUCIOJ epo, spa
7 [Faksimiloj de kvar leteroj: Ministerio de Asuntos Exteriores, Ministerio de Cultura, ILEI, Parlamento Europeo] spa, epo Francisco Fernández Ordóñez; Jorge Semprún Maura; Edward Symoens; Enrique Barón Crespo
8 ĜIS LA OSTOJ; ESPERANTISTA! epo Pedro A. Macanás Valverde
8 KURSOJ DE ESPERANTO EN LA VALENCIA GRUPO epo
9 ATENTU! ATENTU! TRI KURSOJ EN POLLANDO epo
9 JAM FARIĜIS TRADICIO LA UNUA DIMANĈO DE SEPTEMBRO… …ĈIUJ AL GUARDAMAR!! epo
9 BIBLIOTEKO DE VALENCIA GRUPO bezonas ŜRANKON epo
10 DEZIRAS KORESPONDI epo
10 NOVA ADRESO DE H.E.F.A. epo
11 «LES VERTS» ADOPTIS ESPERANTON epo
11 [Kristnaska loterio] epo, spa
12 ¡¡¡PRAKTIKU ESPERANTON!!! — merkredaj prelegoj en esperanto epo

El boletín, entero

Página 1 del original
Página 1 del original

[BILDO p.1] Kapo de la kovrilo: verda horizontala bandero. Maldekstre, blanka desegnaĵo de la Torres de Serranos; antaŭ la titolo, granda blanka lunarko kiu funkcias kiel la komenca litero de VALENCIA; dekstre, kontura kvinpinta stelo. La titolo, per grasaj blankaj majuskloj sur du linioj, legiĝas VALENCIA LUNO.

ESPERANTO – BULTENO DE LA VALENCIA KOMUNUMO

GRAN VIA FERNANDO EL CATOLICO, 45, 3.ª – ☎ 326 96 16 • 46008 VALENCIO (HISPANIO)

Nº 28 – septembro 1990

TUEJAR,

ĈEFURBO EN OKTOBRO DE LA JUNULA ESPERANTISTARO

Dum la tagoj 12, 13 kaj 14 de oktobro, en la natura parko de TUEJAR, en la naskiĝloko de la tiel nomata enflurivero de la Turia, ĝuante belegan verdan ĉirkaŭaĵon kaj klaran avkon, okazos du gravaj junulaj renkontiĝoj: LA KUNVENO DE JUNA SUNO KAJ LA UNUA KONGRESO DE LA UNIVERSITATA ASOCIO «ROSETA ŜTONO»

Interne de «Valencia Luno» vi trovos programon kaj notojn pri tiaj eventoj, al kiuj vi, (ne gravas se vi estas juna jam de longe) estas kore invitata.

[BILDO p.1] Nigra-blanka lignogravuraĵo okupanta la dekstran duonon de la paĝo: nokta arbaro kun du maldikaj senfoliaj arbotrunkoj antaŭ plena luno; malsupre, herbaĵo kun kelkaj fungoj kaj la ombroj de la arboj.

Página 2 del original
Página 2 del original

TAGORDO TENDARO JUNA SUNO

12 VENDREDE

MATENE: Akceptado de partoprenantoj. Interkona mateno. Ekkono de la loko kaj enlokiĝo.

14.00 : KOMUNA MANĜO DE BONVENO.

16.00 : Ekskurso tra la ĉirkaŭaĵoj. Vizito al la apuda kampadejo «Zagra»

19.00 : 2-a MONTRADO DE ESPERANTA ARTO. Ronda sidado por intermontri novajn esperantaĵojn kun aŭdado de novaj muzikoj. Perfektigaj dialogoj en Esperanto. Kurseto por komencantoj.

21.00 : Noktomanĝo. Ludo de gitaroj kaj aliaj muzikiloj kantante novajn kaj malnovajn kanzonojn. FESTO ĝis frumatene.

13 SABATE

08.00 : Veksonorado kaj matenmanĝo. SPORTAJ LUDOJ / Naĝo en la rivero.

11.00 : TURISMA PROMENADO tra la vilaĝo de Tuejar kaj disdonado de propagando.

15.00 : Valenciana «Paella»

16.00 : Perfektigaj dialogoj en Esperanto. Kurseto por komencantoj.

17.00 : VIZITO AL LA BAZENEGO DE BENAGEBER.

21.00 : Noktomanĝo kaj MARŜO TRA TUEJAR.

14 DIMANĈE

08.30 : Veksonoregado kaj matenmanĝo. Sportaj ludoj / Naĝo en la rivero.

11.00 : ASEMBLEO ĜENERALA.

14.00 : Komuna manĝo. Adiaŭado.

AŬTOBUSOJ

De la VALENCIA busa stacidomo ĝis TUEJAR

  • 09.00 h.
  • 13.30 h. labortagoj kaj sabatoj
  • 18.00 h.

Reveno la saman tagon

Página 3 del original
Página 3 del original

ASEMBLEO ĜENERALA

TAGORDO

Informoj kaj decidoj pri:

1.- Oficialigo de JUNA SUNO en la valencia kaj murcia registaro. Aliĝo al la Valencia Esperanto-Federacio; ankaŭ al estonta tutmurcia organizo kaj al JUNULARA TUTŜTATA KUNFEDERIGO.

2.- EKONOMIO de nia asocio: nova bankonto kaj kasolibro. Financado, oficialaj subvencioj

3.- Utiligo de la Fondaĵo por helpo al vojaĝo

4.- Propagandaj kaj informaj iloj de nia asocio, materialo havata kaj havota (kovertoj, folioj, ktp. kun nia simbolo) Pri nia «informilo». Pri «Valencia Luno». Pri estonta revuo junulara.

5.- Organizo de la RENKONTIĜO DE JUNAJ GEESPERANTISTOJ DE LA TUTA IBERIA DUONINSULO KAJ ĈIRKAŬAĴOJ

6.- Venonta renkontiĝo de JUNA SUNO

7.- Aliaj aferoj, sugestoj, ktp.

=====================================================

NOTOJ

* Estas bonvenaj ĉiuj geesperantistoj, simpatiantoj kaj amikoj ne esperantistoj.

* Krom por la «paella», ĉiuj alportas sian manĝaĵon.

* Ne forgesu vian banveston kaj sportoveston, krom la esperantaĵojn por la 2-a Montrado

* Klopodu kontakti kun aliaj por la afero de la tendo kaj la veturilo ĝis la kampadejo.

TELEFONOJ DE KONTAKTO:

VALENCIA.- Alberto Bermell – kunordiganto – 96/334.07.59 MURCIA.- Pedro Ruiz – kunordigonto – 968/29.00.67 ALICANTE.- José Miguel Bernabeuj – 965/20.74.44 ELCHE.- Antonio Verdú – 965/44.97.41 ORIHUELA.- Fernando Gil – 965/30.14.31

Página 4 del original
Página 4 del original

UNIVERSALA KONGRESO DE ROSETA ŜTONO

###########################################

TAGORDO

1.- Agadoj ĝis nun faritaj en la Universitata Esperantista temo.

2.- Strategia plano por universitata kampo

3.- Strukturo de nia movado universitata. Nia organo «La Torĉo». Eblaj kotizoj. Teritoriaj aferoj (Eurokomunuma programo de interŝanĝoj «Erasmus» / Hispanio kaj aliaj landoj; eblaj komisionoj por pritrakti tiujn specialigitajn temojn). Rilatoj kun asocioj.

4.- Elektado de novaj estroj kaj prezentado / elektado de delegitoj.

5.- Ekzamenado kaj elektado de novaj kongresejoj por jaroj 1991 kaj 1992 (Ĉu kun la Universala Kongreso?) Konveno krei kontinentajn Kongresojn / Renkontiĝojn (ebla ekfunkciado)

=========================================================

* La Renkontiĝa Punkto (R.P.) por de tie iri al la Kongresejo, estos la Sidejo de Valencia Esperanto-Grupo, Gran Vía Fernando el Católico, 45, 3-a. Valencio, telf. (96)326.96.16, la 12-an de oktobro je la 12-a horo.

* La Kongresejo estos Kampingo, pro kio ni petas vin alporti tendon, dormosakon kaj sportvestojn kaj ke skribu al la C.O. de Rosetta por konfirmi vian ĉeeston kaj tiel faciligi la organizan laboron.

* Por sendi iujn ajn informojn, memorojn de kursoj realigitaj en via universitata medio, sugestojn, proponojn por regi agadon en la estonta kongreso – ekz. prelegon, kulturaĵon, ks…. – b.v. skribi al la C.O. de Rosetta.

* Adreso de la C.O. de Rosetta:

Asociación Universitaria Esperantista «Piedra de Rosetta» c/ Santa Teresa, 10 – Bajo A 30.005 – MURCIA

Página 5 del original
Página 5 del original

2-a KONGRESO DE V.E.F.

=========================

POSTFONDA KONGRESO

ALCANTARILLA (Murcia) – 13-an kaj 14-an aprilo 1991

Kultura Centro «Infanta Elena»

L.K.K.: c/ Santa Teresa, 10, bajo A – 30.005 Murcia

KOMISIONOJ

Privataj adresoj kaj telefonoj de siaj estroj

HELPO (eks Tria Mondo) — José Pina Tuells Telf, (968)23,12,19 — c/ Sta, Teresa, 26 – 30005 MURCIA

INSTRUADO NE UNIVERSITATA — José Añó Belda Telf, (96)348,30,85 — c/ Castielfabib, 18, 10ª – 46015 VALENCIO

JUNECO — Francisco Miguel Bernabeu Egea Telf, (96)520,74,44 — Pza, Pio XII, 1, 42C – 03012 ALICANTE

KOMERCO — Pedro A, Macanás Valverde Telf, (968)23,12,19 — Avda, Libertad, 6, blq 2 – 30009 MURCIA

KONSUMO — Pedro Valera Duque Telf, (968)29,55,01 — UCE – Mariano Girada, 8 – 30005 MURCIA

KULTURO — Juan Antonio Cabezos Martínez Avda, La Flota, 7, 3B – 30008 MURCIA

NE ESPERANTISTAJ KONGRESOJ — Fernando Gil Lorente Telf, (96)530,14,31 — Apdo, 22 – 03300 ORIHUELA

NUNAJ TEMOJ — José Luis Pérez Ovilo Telf, (968)23,06,66 — Avda, Juan Carlos I, 3 – 30008 MURCIA

RELIGIOJ KAJ KREDOJ — Pastro Andreu Telf, (968)81,09,02 — Iglesia N, S, de los Dolores 30334 EL REAL

SPORTO — vakas

TURISMO — Antonio Verdú Caselles Telf, (96)5449741 — Mariano Benlliure, 84, 6 izq, 03201 ELCHE

UNIVERSITATO KAJ ESPLORO — Antonio López Rodriguez Telf, (968)23,67,01 — Bando de la Huerta, s/n 30008 MURCIA

EKOLOGIO — María Victoria Domenech Sánchez Telf, (96)521,83,42 — S, Mateo, 8,1-dcha, 03013 ALICANTE

Página 6 del original
Página 6 del original

GRAVAJ DEMARŜOJ DE LA L.K.K. DE MURCIO ANTAŬ PLURAJ INSTITUCIOJ

Kiel vi povas konstati en pluraj paĝoj de «Valencia Luno» la L.K.K. tre frue kaj antaŭvide zorgas pri la Dua Kongreso de V.E.F. Vidu ĉi tie leterojn de konsilanto de la Kongresurbo, de Ministerioj de Kulturo kaj Eksteraj Aferoj, de la Prezidanto de la Eŭropa Parlamento kaj de I.L.E.I.

[BILDO p.6] Faksimilo de letero de la urbodomo de Alcantarilla. Supre maldekstre, la blazono de la urbo super la letero-kapo; supre dekstre, ronda enirstampo de la urbodomo. Malsupre, la seka stampo de la Konceja Kulturdelegacio kaj mansubskribo. Ĉe la maldekstra rando, vertikale: C.I.F. P-3000500-C.

AYUNTAMIENTO DE ALCANTARILLA (MURCIA) Plaza de San Pedro, 1 Teléfono: 80 02 50 Telefax: (968) 80 07 82 Cód. Postal: 30.820

[BILDO p.6] Enirstampo: AYUNT[AMIENT]O DE ALCANTARILLA / [Concejalía] de Cultura, Educación [y] Juventud / R.G.S. [ENTRADA / SA]LIDA / Nº 276 Departamento Cultura — kun la surskribo «3 JUL 1990».

Estimado amigo:

En contestación a su escrito sin fecha, registrado en este Ayuntamiento el 14 de Mayo de 1.990, y a varias llamadas telefónicas le informo de lo siguiente:

  • Se ha autorizado, por parte de esta Concejalía de Cultura, la realización del Congreso de Esperantistas de la Región de Murcia en el año 1.991, aunque deben remitirnos una carta en la que indiquen las fechas exactas, ya que en la suya no lo hacían, con el fin de tenerlo en cuenta en la programación de actividades y hacer la debida reserva.

  • El local en el que se realizaría el Congreso sería el Centro Cultural Infanta Elena, que cuenta con diferentes salas para trabajo de plenario, comisiones, etc. así como de los recursos técnicos y audiovisuales necesarios para un Congreso.

  • Las subvenciones de actividades a que hacen mención serán estudiadas una vez que estén concretadas y tengamos una solicitud en firme de las mismas.

  • Ponemos a su disposición el Museo Etnológico de Artes y Costumbres Populares, así como el Grupo de Coros y Danzas Museo de la Huerta de Alcantarilla para las actividades que programen ustedes durante el Congreso.

  • Disponemos de varias posibilidades de instalaciones deportivas, por lo que sería conveniente estudiar sus necesidades antes de tomar una decisión.

  • En cuanto a las publicaciones, debería hacerse un contacto a tres bandas (Consejería de Turismo, Asociación Esperantista y Ayuntamiento) para la edición de las mismas.

En espera de recibir noticias suyas, reciba [un] más cordial saludo.

Alcantarilla, 2 de Julio 1.990

Diego Toledo Valero. TENIENTE DE ALCALDE DE CULTURA Y EDUCACION,

Página 7 del original
Página 7 del original

[BILDO p.7] La tuta paĝo estas kolekto de kvar faksimilaj leteroj, du supre kaj du malsupre, ĉiu kun sia leterkapo kaj mansubskribo.

[BILDO p.7] Supre maldekstre: letero kun manskribstila leterkapo «Francisco Fernández Ordóñez» kaj, maldekstre, «El Ministro de Asuntos Exteriores».

Madrid, 25 de julio de 1990

Sr. D. Pedro Macanás Valverde Presidente del Comité Organizador Congreso Levantino de Esperanto 1991 Santa Teresa, 10 – Bajo A [nelegebla] Murcia

Estimado señor:

Agradezco su carta de 6 de julio en la que amablemente se propone como miembro del Comité Honorario del Congreso Levantino de Esperanto 1991, que acepto con mucho gusto.

Sin embargo, es todavía demasiado pronto para poder comprometer mi asistencia, pronunciando una conferencia y participando en la Mesa Redonda, como me ofrece. Por ello, le agradecería que se volviera a poner en contacto conmigo en los primeros meses del próximo año.

Reciba un cordial saludo,

[mansubskribo]

[BILDO p.7] Supre dekstre: letero kun manskribstila leterkapo «Jorge Semprún Maura» kaj «El Ministro de Cultura».

Madrid, 2 de Julio 1990

Sr. D. Pedro Macanás Valencia Presidente de la Asociación «Piedra de Rosseta» C. Santa Teresa, 10 bajo 30005 MURCIA

Distinguido amigo:

El Ministerio de Cultura ha tenido conocimiento de que la Asociación que usted preside intenta conseguir que el Congreso Universal de Esperanto de 1993 se celebre en la ciudad de Valencia y su postcongreso en Murcia.

El Ministerio apoya esta candidatura y le desea éxito en sus gestiones ante la Asociación Mundial de la Lengua Internacional.

Atentamente,

[mansubskribo]

[BILDO p.7] Malsupre maldekstre: letero kun la emblemo de ILEI (ovala figuro el du interplektitaj arkoj) kaj la teksto «esperanto internacia lingvo» sub ĝi.

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj

Kalmthout, 08-07-1990

S-ro Pedro Macanás Valverde Asociacion Universitaria Esperantista C/.Santa Teresa 10- Bajo A E-30.005 Murcia

Estimata sinjoro,

Dankon pro via letereto de junio 1990 kaj la cirkulero rilate al la Monda Universitata Kongreso.

De pluraj jaroj, ni klopodas trovi rimedon por interrilatigi la universitatajn docentojn/studentojn. Ni klopodis starigi Universitatan Informilon, unue aŭtonome, due uzante ekzistantan revuon, kiel tiun de la Dank[?]ok Universitato en Koreujo. Vane ĝis nun…

Nia samlandano Germain Pirlot ĵus aperigis la 8-an eldonon de broŝuro en kiu li kolektas informojn pri ĉiuj universitataj kaj altlernejaj kursoj en la mondo. Li nun ĉesos tiujn gravan laboron, pro neintereso de la informantoj, plej ofte la docentoj mem ! El 199 senditaj petoj, li ricevis 67 respondojn…

Ni do plene apogas ĉiujn provojn trovi iun unuecigilon ( revuon, kongreson, ktp.) inter la diversaj universitataj docentoj por trarompi ilian izolitecon kaj plibonigi kaj disvastigi ilian laboron.

Mi bedaŭrinde ne povos ĉeesti la kongreson, sed en Kubo, dum la Tago de la Lernejo kaj la ILEI-konferenco, mi anoncos vian kongreson kaj alvokos eventualajn reprezentantojn.

Ĉiaokaze, bonvolu informi min post la Kongreso kaj, se eblas, verki reporton pri ĝi por nia revuo IPR. Mi deziras al vi plenan sukceson

Sincere via,

[mansubskribo]

Edward Symoens Prezidanto de ILEI

PS. Unu vorton en via cirkulero mi ne trovas en la vortaro : entitas[?] ( = organizaĵo). Ĉu estas Hispana vorto ?

[BILDO p.7] Malsupre dekstre: letero kun manskribstila leterkapo «Parlamento Europeo / El Presidente».

Sr. D. Pedro Macanás Valverde Asociación Universitaria Esperantista PIEDRA DE ROSETTA C/. Santa Teresa, 10, bajo A 30005 MURCIA

Madrid, 12 de Julio de 1990

Estimado Sr.:

Le agradezco muy sinceramente su carta de 30 de Mayo en la que me invita a participar en el Congreso Conjunto Murciano-Valenciano de Esperanto, que tendrá lugar los días 13 y 14 de Abril de 1991 en la localidad murciana de Alcantarilla.

Su invitación merece todo mi interés y simpatía, pero me es imposible por el momento aceptar compromisos a tan largo plazo. Sugiero que en los próximos meses volvamos a tomar contacto para tratar de darle una respuesta.

Sin otro particular, le saluda atentamente.

[mansubskribo]

Fdo. Enrique Barón Crespo

Página 8 del original
Página 8 del original

ĜIS LA OSTOJ; ESPERANTISTA!

===============================

Kiel diris iam kleruloj, estas multaj organizaj ostoj =

  • Ekzistas la makzeloj, kiuj nur scias paroli ser konkrete labori en iu ajn aĵo aŭ proponi praktikajn ideojn.

  • Ankaŭ estas la malveraj ripoj, ĉar kiam oni bezonas ili, malaperas aŭ ne volas partopreni.

  • La mannodostoj pretendas detrui per multaj senbazaj kaj infanaj kialoj (ĉu personemo, malamo, ktp.) kion la ceteraj faris kun laboro kaj dediĉo de tempo.

  • Finfine estas la spino, ĉiam preta kunlabori kaj obei kunordige, por sukceso de la agadoj.

Pro nia proksima Kongreso de V.E.F., nia movado bezonas multajn el tiuj spinoj por labori ene de la komisionoj same aprile kiel dum la cetera parto de la jaro. Se Esperanto bezonas vin, bonvolu respondi ĝin jese kaj senpersonalisme, petante (kiel iam diris T. Roosvelt) ne ke la ŝarĝo estus malpeza, sed fortan dorson.

Geesperantistoj ĝis la ostoj (spinoj) pensas ke jam estas tempo por ke nia movado triumfu, agante sen rapideco sed sen paŭzo. La cititaj aferoj ne estas por ni, spinoj, negocieblaj.

Pedro A. Macanás Valverde Prezidanto L.K.K. 2-a Kongreso V.E.F.

=========================================================

KURSOJ DE ESPERANTO EN LA VALENCIA GRUPO

BAZA KURSO

Komenciĝas la unuan de oktobro gvidata de D. Felix Navarro

Lunde, merkrede kaj vendrede, je la 7ª ĝis la 9ª vespere

Aliĝilo: 2000 ptoj. kun vortaro kaj gramatiko

MEZA ESPERANTO-KURSO

(Gramatiko, literaturo, historio)

Komenciĝos la trian de oktobro gvidata de Johano Fontecha

Ĉiujn merkredojn de la 7ª ĝis la 9ª

Página 9 del original
Página 9 del original

ATENTU! ATENTU!

TRI KURSOJ EN POLLANDO

SUB LA AŬSPICIOJ DE LA AKADEMIO INTERNACIA DE LA SCIENCOJ DE SAN MARINO

* AKUPUNKTURO * MASAĜO * GIMNASTIKO (TAJ-CI-CŬAN)

Gvidata de ĉinaj gefakuloj – daŭro: 30 tagoj – Kosto: 500 USD por akupunkturo, 450 USD por masaĝo, 430 USD por gimnastiko

Kontraŭ tiu ĉi pago oni ricevos:

  • trifojan (satigan) manĝaĵon tage
  • komfortan loĝlokon en 1 – aŭ 2 – personaj ĉambroj
  • intensan ĉiutagan kurson de la elektita speco
  • kuracinfluon de la loka mikroklimato
  • kulturprogramo en Esperanto

ALIĜU PERLETERE AL

Halina Orlovska, ul.Wyzwolenia 70, PL 71-506 SZCZECIN 5, skr.p.11

PAGU AL ŜI PER LA KONTO

PKO SA SZCZECIN n-ro 581020-152-1-7874-628406 ; POLLANDO

=========================================================

JAM FARIĜIS TRADICIO LA UNUA DIMANĈO DE SEPTEMBRO…

…ĈIUJ AL GUARDAMAR !!

La pasintan duan de septembro, kiel jam estas kutimo, kuvenis «ĉe la maro, sub la ombro de densa pinarbaro, en strando plej alloga kiu invitas banadi en tre lazura maro kaj ĉielo plej hela» kunvenis granda amaso de geesperantistoj kiuj tre amike babiladis kaj tagmanĝis.

REMEMORU POR LA VENONTA JARO:

LA UNUA DIMANĈO DE SEPTEMBRO, ĈIUJ AL GUARDAMAR

=========================================================

BIBLIOTEKO DE VALENCIA GRUPO bezonas ŜRANKON

=============

ĉar libroj kaj revuoj multiĝas

* metala — * kristalaj surrelaj pordoj * bretoj delokeblaj — * 30 x 200 x 200 cm.

Ĉu vi havas ion similan? Ĉu vi scias kie aĉeti ĝin malmultekoste?

Página 10 del original
Página 10 del original

DEZIRAS KORESPONDI

Komencite septembro ni revenis de aŭgusto-libertempo, kaj ni trovis en leterkesto de la Valencia Grupo plurajn demandojn de korespondado. La monda esperantistaro volas rilati kun valencianoj. Ĉu la valencia esperantistaro ĝentile respondos tiajn petojn?

Jen la gepetantoj:

EL MOSKVO

Smura Eŭgeno – ul.Korovinskoe ŝoseo d.16kv.66 u.MOSKUO 127486 – CCCP – URSS

li estas 33-jara, lignaĵisto al kiu plaĉas legi pri scienco kaj tekniko, precipe pri inventoj.

EL ANTVERPENO

Regina van Gansen – Ferd. Coosemansstraat 30 B-2600 Berchem – Antwerpen — BELGIO

ŝi estas 38-jara librotenistino, kiu havas intereso pri muziko, arto, sporto, fotografado, turismo, psikologio, poŝtmarkoj, bildkartoj…

ŝia tajpilo havas literojn tre klaraj, kaj ŝi prizorgas la tekston por fari facile komprenebla. Nian adreson ŝi ricevis de sia amiko de Teherano. Strange. Ĉu ne?

EL MAGDEBURG

Edith Plümecke – Hegelstr. 31 MAGDEBURG – DDR 3010 – GERMANIO

Edith estas presidantino de Magdeburga Esperanto Klubo kaj ŝi havas grandan intereson kontakti kun valenciaj geesperantistoj ĉar Valencio kaj Magdeburgo estas ĝemelitaj urboj.

=========================================================

NOVA ADRESO DE H.E.F.A.

Hispana Esperanta Fervojista Asocio anoncis al ni ke ĝi havas novan sidejon en la vestibulo de la fervoja stacidomo CLOT-ARAGÓ de Barcelono, kie kunvenas ĉiujn lundojn de la 17-a ĝis la 20-a horo.

Ĝia koresponda adreso estas:

H.E.F.A. – Apartado 15027 – E-08080 – BARCELONO

Página 11 del original
Página 11 del original

«LES VERTS» ADOPTIS ESPERANTON

La franca verda partio LES VERTS, dum sia pasinta generala asembleo de novembro 1989, voĉdonis rezolucion adoptante esperanton kiel lingvo de laboro kaj komunikado. Oficialaj kialoj de tia rezolucio estis:

La lingvo internacia krome faciligi la komprenon inter popoloj, firmigas daŭron kaj disvolvon de ĉiuj naciaj kaj regionaj lingvoj kaj kulturoj, ĉar ĝi ne estas kuriero de neniu ekonomika, financa, kultura aŭ militara hegemonio.

Por ebligi al francaj ekologistoj scipovi esperanton, oni organizis especialan kurson al C.U.N. de Larzac, de la 26-a augusto ĝis la 9-a septembro 1990. Dum ili ankaŭ oni diskutis pri Esperanto kaj ekologio.

Kunordiganto de tia laboro estas Jean-Luc Mermet – Ecologie et Espéranto – La Riviere, 71340 – SAINT-BONNET DE CRAY – Francio

TIO ESTAS TRE GRAVA RILATE AL LA VENONTA KONGRESO DE LA EŬROPAJ VERDULOJ KIU OKAZOS EN SVISIO LA 25an KAJ 26an DE MAJO DE 1991.

Por tia kongreso estas planitaj ses oficialaj lingvoj: angla, franca, germana, hispana, itala kaj rusa, sed la esperantistaj verduloj laboras tre aktive por ke Esperanto estos ankaŭ oficiala lingvo kaj invitas al ĉiuj esperantistoj kiuj simpatias kun verduloj priefiki Esperanton inter la verduloj.

=========================================================

Denove Valencia Esperanto-Grupo partoprenas en tradicia kristnaska loterio kiel helpo al sia ekonomia bilanco.

Vi povos aĉeti ĝin aŭ preni por disvendi, merkrede de la sepa ĝis la naŭa horo vespere.

[REKLAMO p.11] Faksimilo de loteria bileto, dividita en du kolumnojn. Maldekstre: GRUPO ESPERANTO DE VALENCIA / [kvadrata nigra emblemo kun blanka rondo en la mezo] / G. V. Fernando Catolico, 45, 3.ª / Teléfono (96) 326 96 16 / 46008 Valencia. Dekstre: LOTERIA NACIONAL Nº 02002 / El portador interesa 160 Ptas. en el numero abajo indicado, para el sorteo del 22 de Diciembre 1988[?] / Número 57236 / SON 160 PESETAS / Todo resión roto o enmendado será nulo. Caduca a los 3 meses / Depositario: Pagos: Lunes y Miercoles de 17 a 19 horas.

Página 12 del original
Página 12 del original

¡¡¡PRAKTIKU ESPERANTON!!!

ĉeestu aŭskultu demandu babilu

[BILDO p.12] Nigra emblemo supre dekstre: kvinpinta stelo kun granda ovala terglobo kun meridianoj kaj paraleloj sur ĝi.

=========================================================

merkredaj prelegoj en esperanto

=========================================================

je la 8ª vespere en la sidejo de V.E.G.

Tago: 24 oktobro Preleganto: Santiago Miquel Planas Temo: Koncepto pri Ekonomiko

Tago: 31 oktobro Preleganto: iu kiu bone regas esperantan gramatikon sed kiu no deziras ke sian nomon publikigis Temo: Kiel mi esperantiĝis? aŭ Kio estas Esperanto?

Tago: 14 novembro Preleganto: Johano Fontecha Soto Temo: Universala Kongreso de Kubo. Efektoj kaj anekdotoj

Edita: Grupo Esperanto de Valencia Redactores: José Añó y Pascual Pont Imprime: Estudio Puig – Planas, 12 – Valencia Depósito Legal V-1683-1983

Valencia Luno n.º 29 (diciembre de 1990)

Texto completo del número 29 de Valencia Luno, el boletín del Grupo de Esperanto de Valencia, de diciembre de 1990: 12 páginas transcritas del original.

Portada de Valencia Luno n.º 29, diciembre de 1990.
Portada de Valencia Luno n.º 29, diciembre de 1990.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1990_n29_dec

Qué tiene de especial este ejemplar

  • El número da dos teléfonos distintos para el grupo: la cabecera de la p. 1 imprime «326 96 16», mientras que la p. 6 y el colofón de la p. 12 imprimen «384.96.16».
  • La lista de visitantes polacos de la p. 8 sale con la Ł sustituida por una T, que es la letra que tenía la máquina de escribir: «HALINA SZYDTOWSKA» y «MARIUSZ PAWETCZYK», por Szydłowska y Pawełczyk.
  • El artículo sobre Vroclavo (p. 8) desfigura los nombres propios: «Jerzy Grotowksti» por Grotowski, «Henryk Tamaszewski» por Tomaszewski y la batalla «sub Raklawide» por Racławice, aunque el mismo párrafo escribe bien «Panorama Raclawicka».
  • El nombre del corresponsal búlgaro de Lovec (p. 7) está impreso borroso — «Koljo Dezrov Kánieo» — y la calle sale deformada como «Kiroljn Metodi», por la de los santos Kiril y Metodi.
  • El mismo nombre aparece de dos maneras en la p. 5: el título dice «JORGE MORAGUES» y la firma de abajo, «Jorgue Moragues Penella».
  • «PRI ESPERANTAJ VERBOJ» empieza en la p. 11 y continúa hacia atrás, en la p. 6, como avisa el propio boletín con «daŭrigo sur paĝo 6»; por eso el índice lo sitúa en «11, 6».
  • En la p. 1, dentro de «lia longa kaj daŭra atesto … al Ĉesto», la palabra sale con una letra defectuosa y se lee «kal» o «kai» en vez de «kaj».

Qué hay en este número

p. Título Idioma Firma
1 ESPERANTISTARO OMAĜOS ESPERANTISTON KAJ ESPERANTUJON epo
2 GRAVA OKAZAĴO POR KATOLIKAJ ESPERANTISTOJ — INTERNACIA PILGRIMADO AL JASNA GORA epo
2 KONGRESA REZOLUCIO 75-a UKE epo
3 NOVAĴOJ PRI 78ª UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO okazonta en Valencio, en 1993 epo
4 SKIZO DE LA TEMARO KONSISTIGONTA LA 1-an LIRIKAN FESTON DE HEF epo
5 NEKROLOGOJ epo
5 JORGE MORAGUES, hispana peranto de «BULGARA ESPERANTISTO» epo
6 ZAMENHOFA TAGO epo
7 PROVIZORA PROGRAMO — OMAĜO AL ENRIQUE ARNAU epo
7 KIRURGIA OPERACIO epo
7 DEZIRAS KORESPONDI epo
8 VIZITIS NIN epo
9–10 POST LA LEGADO DE LA HISTORIO DE ANDRES EN LA ĈAPITROJ 4ª KAJ 31ª DE LA UNUA PARTO DE DON QUIJOTE epo Santiago Miquel Planas
11, 6 PRI ESPERANTAJ VERBOJ epo J.T.C.
12 NOVAĴOJ EL JUNA SUNO epo
12 Kolofono spa

El boletín, entero

Página 1 del original
Página 1 del original

[BILDO p.1] Kapo de la bulteno: verda rektangula bandrolo. Maldekstre, desegnaĵo de la Turoj de Serranos de Valencio; super ĝi kaj ĉirkaŭ la vorto, blanka lunarko formanta la literon C de «VALENCIA»; sube la vorto «LUNO» kaj, dekstre, kvinpinta stelo konturita blanke sur la verda fono.

ESPERANTO – BULTENO DE LA VALENCIA KOMUNUMO

GRAN VIA FERNANDO EL CATOLICO, 45, 3.ª – ☎ 326 96 16 • 46008 VALENCIO (HISPANIO)

Nº 29 – decembro 1990

ARNAU     ĈESTO     ARNAU
ĈESTO     ARNAU     ĈESTO
ARNAU     ĈESTO     ARNAU
ĈESTO     ARNAU     ĈESTO

ESPERANTISTARO OMAĜOS ESPERANTISTON KAJ ESPERANTUJON

Nia samideano Enrique Arnau forpasis la 8an de decembro de 1988 kaj lian rememoron firmigis la urboestraro de Ĉesto, kiu nomis «Calle Esperantista Enrique Arnau» straton de tia urbo.

La afero estus eksterordinara en aliaj urboj, sed en Ĉesto estas sufiĉe normala, ĉar Ĉesto havas gravan esperantan tradicion kaj Ĉestanoj bone scias ke ilia urbo estas kunligita al Esperanto por ĉiam kaj ĉie.

Kaj ni, esperantistoj, (ĉefe, sed ne solaj, tiuj de valencia komunumo) ŝuldas grandan dankon al Arnau por lia longa kaj daŭra atesto kaj[?] al Ĉesto, kiu tre diligente honoris la rememoron de sia filo.

Tial, ni ĉiuj devas esti en Ĉesto la venontajn 25-27 de januaro, por omaĝi kune al la homo kaj al la urbo.

Página 2 del original
Página 2 del original

GRAVA OKAZAĴO POR KATOLIKAJ ESPERANTISTOJ

INTERNACIA PILGRIMADO AL JASNA GORA (HELA MONTO) ĈENSTOHOVO Polando 6-11 augusto 1991

Gepoloj kiuj vizitis nin kaj pri kiuj oni informas en 7-a paĝo, tre interese invitis nin al Internacia Pilgrimado kiu celas la elstara religia punkto de Pollando, kaj disvolvos ĝin laŭ la plej tradiciaj ekleziaj reguloj.

Ni havas skizon de la religia celo de ĉiu tago kaj normoj pri vestoj, loĝado, ktp. Tiuj kiuj deziras pli da informoj demandu ĝin al ni, au skribu rekte al

Dorota Malkowska – ul. Regulska 7ª 02-495 WARSZAWA OCHOTA – Pollando


KONGRESA REZOLUCIO 75-a UKE

La 75-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Havano (Kubo) de la 14-a ĝis la 21-a de julio 1990 kun 1617 partoprenantoj el 54 landoj, kaj traktinte la temon «Esperanto, evoluo, kultura diverseco»

konstatas,

ke la kultura diverseco estas grava parto de la homa heredaĵo kaj ke la morto de lingvoj kaj kulturoj estas signifa perdo por la homaro;

ke, same kiel pri la kvalito de la biosfero, ni respondecas pri la heredigo de tiu kultura diverseco al postaj generacioj;

ke la lingvoj kaj kulturoj konstante evoluas; minoritatoj aperas kaj malaperas dum la monda socia kaj ekonomia situacio ŝanĝiĝas;

ke, aliflanke, simpla ignoro de la rajtoj de minoritatoj kaj koncentriĝo je plibonigo de materiaj vivkondiĉoj endanĝerigas la liberecon de unuopaj popoloj evolui laŭ propra maniero;

ke sekve necesas krei strukturojn por efike administri diversecon en mondo kie la moderna vivo emas kondiĉi al ĉiam pli da unueco;

bonvenigas la iniciaton de Unesko lanĉi la jardekon de Kultura Evoluigo, kaj

notas, ke la kongresa temo estas rekte ligita al tiu jardeko;

atentigas pri la valoro de Esperanto kiel ponto inter la lingvoj kaj kulturoj kaj rimedo por interŝanĝoj;

alvokas Uneskon, ke ĝi pli aktive utiligu Esperanton kiel rimedon de kultura interŝanĝo; kaj

rekomendas al la diversaj Esperanto-organizaĵoj, ke ili partoprenu en la Jardeko kaj konsekvence atentu en la agado la ligojn inter la internacia lingvo kaj kultura diverseco,

Página 3 del original
Página 3 del original

NOVAĴOJ PRI 78ª UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO okazonta en Valencio, en 1993

OPINIAS VICPREZIDANTO UEA

La somera bulteno de KAE (Kultura Asocio Esperantista) de Katalunio, publikis intervjuon al pola esperantisto Roman Dobrzynski, vizprezidanto de UEA (Universala Esperanto Asocio) kiu entenas tiujn ĉi demandon kaj respondon:

D.- Ĉu okazos en Valencio, la jaron 1993, la 78ª Universala Kongreso de Esperanto?

R.- Estas mia granda deziro, ke la 78ª Universala Kongreso de Esperanto okazu en Valencio. Laŭ mia opinio la Estraro de UEA havas favoran tenigon al la propono, tial mi kredas, ke ni renkontiĝos en la «Oranĝejo de Europo» la jaron 1993.

LETERO DE ĜENERALA DIREKTORO DE CENTRA OFICEJO

Augusto Casquero, prezidanto de la provizora LKK, ricevis longan leteron de Simo Milojevic, Generala Direktoro de la Centra Oficejo de UEA.

Rilate la 78ª UKE Milojevic petis al Casquero, ne malpacienciĝi pro la ŝajna prokrasto en la oficiala decido de UEA, ĉar neniam oni decidis tiel frue, kaj ni devas atendi ĝis la komenco de 1991, sed tia decido estas sufiĉe antaŭvidebla ĉar Valencio estas la sola kandidato.

INTERNACIAJ PREUNIVERSITATAJ SOMERKURSOJ EN ESPERANTO

Instituto por Lingvoj de la Universitato de Santiago de Compostela anoncas la projektonde «periodaj INTERNACIAJ PREUNIVERSITATAJ SOMERKURSOJ EN ESPERANTO, kies unua sesio okazu en 1993, paralele al la 78ª Universala Kongreso de Esperanto (en Valencio, Hispanio)»

BONVENU KUNLABORANTOJ

Ni rememoras al ĉiuj kiuj deziras kunlabori por realigi Universalan Kongreson en Valencio, ke ili devas skribi al la Grupo de Esperanto de Valencio au sendi la monon al:

Grupo Esperanto Valencio UK 93 Caja de Ahorros de Valencia Sucursal 69 – Urbana Marchalenes Cta. Cte. nº 3100537732 VALENCIO

Página 4 del original
Página 4 del original

SKIZO DE LA TEMARO KONSISTIGONTA LA 1-an LIRIKAN FESTON DE HEF

dum la Hispana Kongreso de Esperanto en Kanariaj Insuloj julio 1991

Akurate oni adresu al ni la laborojn pri la jenaj ĝenroj kaj temoj;

POEMOJ (originalaj aŭ tradukitaj)

  • KUN KOMENTOJ

  • SEN KOMENTOJ

    deklamotaj de la aŭtoro mem aŭ de la oficialaj deklamantoj (la aŭtoro precizigu ĉi cirkonstancon)

  • MUZIKIGITAJ (lirika-muzika spektaklo)

    • interpretotaj de neoficialaj kantantoj (nepras ĉikaze krom sendi kasede registritaj la kantojn kaj la voĉo de la interpretonto)
    • interpretotaj de la oficialaj kantantoj (nepras ĉi-kaze kromsendi la partituron)

POEZIAJ PROZAĴOJ (originalaj aŭ tradukitaj)

  • KUN KOMENTOJ

  • SEN KOMENTOJ

    legotaj de la aŭtoro mem aŭ de la oficialaj legantoj (oni precizigu ĉi cirkonstancon)

ESEOJ, STUDAĴOJ, MONOGRAFIAJ TEMOJ

legotaj de la aŭtoro mem aŭ de la oficialaj legantoj (la aŭtoro precizigu ĉi cirkonstancon)

  • PRI ESPERANTA POETIKO

  • PRI ESPERANTAJ POETOJ

  • PRI ESPERANTAJ POEMOJ

    • historio de la esperanta poezio
    • poeziaj esprimrimedoj de Esperanto
    • kompara Esperanta poetiko
    • solvoj alportataj de Esperanto al la poezia mesaĝo
    • poeziaj avantaĝoj, malavantaĝoj kaj limigoj de la Esperanta poezia lingvaĵo
    • novaj vojoj en la evoluo de la Esperantaj poeziaj lingvaĵoj kaj poetiko
    • aliaj
  • PRI NACIAJ POETIKO, POETOJ KAJ POEMOJ

    plej diversaj, sed, ĉiukaze kun internaciaj kaj plej altaj valoro kaj intereso.

LIMDATO POR SENDI MATERIALO ➜➜➜➜➜➜➜➜➜➜➜➜ 30 MARTO 1991

Página 5 del original
Página 5 del original

NEKROLOGOJ

La pasintan 23-an de novembro forpasis nia samideano ARQUIMEDES BALLESTER, iama prezidanto de la Madrida Esperanto-Liceo kaj membro de antikva kaj vasta esperantista familio, ĉar lia avo estis jam esperantista kaj la onklo-avo estis la tre konata Caplliure Ballester, eksprezidanto de H.E.F kaj aŭtoro de taŭga lernolibro de Esperanto.

Lia filino Alicia Ballester estis aktiva sekretariino de M.E.L. kaj edziniĝis al Augusto Casquero, kiu havas longan kaj gravan esperantan biografion kaj nun estas la prezidanto de la Komisiono kiu zorgas por ke Valencio estu la sidejo de la Univesala Kongreso de Esperanto.


Post jara malsano forpasis la 12-a septembro 1990, la 84-jara CARMEN ROCAFULL ROCAFULL patrino de nia samideano FRANCISCO ALIAGA kiu daŭre kunlaboris en «Valencia Luno» per «Valenciaj tradicioj» kaj ankaŭ kun seudonimo ULEKSO publikis spritaĵojn kaj kun tiu de ALIA-GO multajn krucenigmojn.


«Valencia Luno» nome de la valencia esperantistaro kondolencas al Alicia kaj Augusto, kaj al Francisco Aliaga, pro la perdo de tiaj karaj familianoj.


JORGE MORAGUES, hispana peranto de «BULGARA ESPERANTISTO»

Bibliotekisto de Valencia Esperanto-Grupo estis nova peranto de la bulgara revuo kaj propagandis tiel:

BULGARA ESPERANTISTO nun pliboniĝis multe. Estas 12 numeroj jare, kun 36 paĝoj, multaj fotoj, kultural artikoloj pri socio de Bulgario kaj sia arto, poezio, rekontetoj. Nur valoras 1800 ptoj. jare. Ankaŭ havas filatelan sekcion, utilajn adresojn de la tuta mondo, deziras korespondi, internaciajn esperantajn novaĵojn, distrojn, bulgarajn esperantajn novaĵojn, beletron kaj multajn aliajn interesajn artikolojn. Kaj kiel ne, vi ankaŭ povas skribi artikolojn. Sed almenaŭ legu la aliajn, Ĉu ne? Sendu jam la abonkotizon por la venonta jaro al via peranto!

Jorgue Moragues Penella c/ Pintor Domingo, 2, 2ª 46001 Valencio

Página 6 del original
Página 6 del original

ZAMENHOFA TAGO

Ni ne povas ankoraŭ certigi la programon, sed Valencia Esperanto-Grupo intencas festi la Zamenhofan Tagon, tiel:

*** 15-a DECEMBRO, sabato ***

10-a matene: Oni surmetos laŭran kronon al la memorplato pri Dro. Zamenhof, ĉe la samnoma strato.

11-a horo: Esperanta parolado en la sidejo de nia Grupo, G.V. Fernando el Católico, 45, 3ª

14 ½ horo: Bankedo ĉe apuda restoracio NEVADA

MENUO:

  • almanĝaĵoj diversaj
  • fideŭao
  • pudingo
  • kafo kaj trinkaĵoj

PREZO: 1.500 ptoj.

Certigu programon kaj aĉetu manĝbileton la merkredo 12-an decembro ĉe la grupo, persone au telefone (384.96.16)


(daŭrigo de paĝo 11)

Unu paŝon plu kaj la verbo atingas jam subjekton. Ĉi tiuj verboj povas esti nomataj SUBJETUMAJ VERBOJ: (kaj kompreneble konservas adjekton)

Ni devas atenti pri ĉi-verboj ĉar ili ne akceptas akuzativon: blovi, devi, labori, lici, okazi, plaĉi, plori, resti, ridi.

Kiel ŝtele venas morto silentante (F. de Diego)

En la blanka tablo ne mankis glasoj (W. Auld)

Ĉe ĉi tiu verso mankas unu silabo.

En 1903 aperis la Fundamenta Krestomatio.

Sur la tero kuŝas ŝtono.

En aprilo okazis la kongreso.

En aŭtuno la rozoj velkas.

Pro malsano forpasis mia amiko.

LA PARTICIPOJ ĈIAM AKTIVAJ: la venonta morto; la kuŝanta ŝtono; la okazonta aŭ okazinta kongreso; la velkanta rozo; mia forpasinta amiko.

J.T.C.

Página 7 del original
Página 7 del original

PROVIZORA PROGRAMO — OMAĜO AL ENRIQUE ARNAU

25-a januaro, vendredo, vespere

7 ½ * Inaŭguro Esperanta Eksposicio ĉe Urbodomo de Cheste

8′- * Prelego ĉe Kulturdomo de Cheste fare de Augusto Casquero

26-a januaro, sabato

Daŭrigo eksposicio dum la tuta tago

Vespere, projekciado de Esperantaj Filmoj ĉe Kulturdomo

27-a januaro, dimanĉo, matene

12′- Akcepto ĉe Urbodomo

12 ½ Oficiala inaŭguro de strato «Esperantista Enrique Arnau»

13′- Manĝeto ofertita de la Urbodomo al la ĉeestantoj

14 ½ Bankedo


KIRURGIA OPERACIO

Pasintan 19-an novembro, nia samideanino Dolores Paricio, edzino de la ankaŭ samideano Antonio Madrigal, estis operaciita de varikoj. Feliĉe operacio kaj postoperacia flegado plene sukcesis.


DEZIRAS KORESPONDI

Mario Ruiz Karell – Ave. 45 nº 7404 % 74 y 76 Marianao 14 – C. Habana – Cuba 11400

Estas kunordiganto pri internaciaj kaj publikaj rilatoj de Kuba Junulara Sekcio

Koljo Dezrov Kánieo[?] – 572 Kiroljn Metodi 42 Bulgario 5500 Lovec

Pri historio, astronomio, geografio, filozofio, politiko, ekonomio, matematiko, kemio, natura historio. Interŝanĝi poŝtmarkojn de floroj, faŭno kaj sporto; kovertojn kun poŝtmarkoj stampintaj, neusitajn ilustritajn poŝtkovertojn, kolorajn bildkartojn, monerojn, kalendarojn, ktp.

Página 8 del original
Página 8 del original

VIZITIS NIN:

  • HALINA SZYDTOWSKA
  • TOLA NAWROCKA
  • TERESA BILAKIEWICZ
  • MARIUSZ PAWETCZYK

El Polando, kiuj montris al ni sian esperantan amikecon, kaj ili lasis ĉe ni, kiel rememoron tiun ĉi artikolon pri sia urbo Vroclavo:

Vroclavo situanta apud rivero Odra, historia ĉefurbo de Silezio estas unu el la plej malnovaj grandaj urboj de Pollando. Nombras 650 mil loĝantoj. Laŭ la nombro de la loĝantoj la urbo troviĝas sur la 5-a loko en Pollando. Vroclavo-granda, industria, komerca, administra, kultura kaj scienca centro. Estas ankaŭ sidejo arkiepiskopa. En urbo kaj proksima ĉirkaŭaĵo troviĝas grandaj fabrikoj. Agas ĉi tie dek altaj lernejoj, inter aliaj, Universitato, Politekniko, Ekonomia Akademio, Medicina Akademio kaj aliaj.

Kultura vivo estas ĉefe ĉirkaŭ operejo, operetejo, Filharmonio kaj teatroj, el kiuj monda famo atingis Teatro-Laboratorio de Jerzy Grotowksti kaj Pantomima Teatro de Henryk Tamaszewski. En Vroclavo okazas internaciaj muzikaj kaj teatraj festivaloj, inter alie oratorio-kantata festivalo Vratislava Cantans kaj Jazz sur Odra. Verkoj de malnova kaj nuntempa arto speciale de pentroj, skulptaĵoj kaj arta metio amasiĝis en multaj muzeoj. Naturajn kolektojn prezentas Natura kaj Minerala Muzeo; plej granda en Pollando besta ĝardeno kaj bela Botanika Ĝardeno.

Vroclavo estas konata el belaj parkoj kaj urbaj ĝardenoj kaj valoras ekvidi antaŭ ĉio Ostrow Tumski kaj Ostrow Piaskowy, du historiaj plej malnovaj partoj de urbo, situantaj sur insuloj. Ĉi tie estas katedralo kaj preĝejoj de mezepoka gotika arkitekturo.

Valoras ekvidi en Vroclavo urboplacon kun bela gotika renesanca Urbodomo, universitata kvartalo kun ĉefa konstruaĵo de Universitato en kiu troviĝas bela baroka Aula Leopoldina. En Vroclavo estas ankaŭ grandega pentraĵo Panorama Raclawicka, pri surfaco 180 kvadrataj metroj, 120 metroj longa, 1’5 metroj alta, pentrita en 1894 jaro per ĉefe Jan Styka, Wojciech Kossak kaj aliaj. Prezentas diversajn epizodojn de batalo sub Raklawide apud Krakovo polaj sekcioj komandita per Tadeusz Kosciuszko kontraŭ caraj armeoj.

Página 9 del original
Página 9 del original

POST LA LEGADO DE LA HISTORIO DE ANDRES EN LA ĈAPITROJ 4ª KAJ 31ª DE LA UNUA PARTO DE DON QUIJOTE

La legado de la historio de Andrés en la ĉapitroj antaŭe diritaj de la traduko de Don Quijote vekas en mi kelkajn konsiderojn.

Kiam Don Quijote «vidis ĉevalon alligitan al kverko, kaj surligitan al alia, knabon proksimume dekkvinjaran» oni tuj komprenas ke la diferenco inter «alligi» kaj «surligi» estas pli klara ol tiu, kiu eble, povas ekzisti inter la hispanaj esprimoj «atado a» kaj «atado en».

La diferenco inter tiuj-ĉi du hispanaj esprimoj ne estas klara. Oni facile vidas tion, se oni konsideras ke en aliaj momentoj de la historio de Andrés aperas almenaŭ kvar fojoj la esprimo «atado a», kaj neniam plu «atado en».

[BILDO p.9] Faksimilo de la titolpaĝo de la apokrifa dua parto de Don Quijote (Avellaneda, 1614), presita dekstre de la teksto. Ĝi tekstas: «SECVNDO / TOMO DEL / INGENIOSO· HIDALGO / DON QVIXOTE DE LA MANCHA, / que contiene su tercera salida: y es la quinta parte de sus aventuras. / Compuesto por el Licenciado Alonso Fernandez de Avellaneda, natural de la Villa de Tordesillas. / Al Alcalde, Regidores, y hidalgos, de la noble villa del Argamesilla, patria feliz del hidalgo Cavallero Don Quixote de la Mancha.» Sub tio, gravuraĵo de Don Quijote sur ĉevalo kun lanco; kaj plej sube: «Con Licencia. En Tarragona en casa de Felipe Roberto, Año 1614.»

Kelkaj komentistoj silentas pri tiu punkto. Vicente Gaos komentarias alian aspekton de la problemo, sed ne klarigas pri la ebleco de ekzisto aŭ ne ekzisto de diferenco inter la du hispanaj esprimoj.

La uzo de «atado en» povas obei al diversaj kaŭzoj, kiujn mi nun ne povas detale priparoli. Mi preferas opinii ke la elekto de tiu formo estis rimedo de stilo.

Alia rimarko pri la historio de Andrés estas la uzo de la vorto «ĉevalo» kiel traduko de «yegua». Uzi la sufikson -in estus pli konforma al la hispana teksto kvankam en la rakonto la femala kondiĉo de tiu ĉevalo ne estas grava. La uzo de tiu hispana formo ankaŭ probable estas nur stila nuanco.

Pri la kvanto de la mono, kiun Juan Haldudo la riĉa, vilaĝano de El Quintanar, ŝuldas al Andrés, la hispana teksto diras «ke oni ŝuldas al li naŭ monatojn po sep realoj monate. Faris la kalkulon Don Quijote kaj trovis la rezulton de sepdek tri realoj».

(daŭrigo sur paĝo 10)

Página 10 del original
Página 10 del original

(daŭrigo de paĝo 9)

Rodriguez Marín diras ke tio estas materia eraro. Vicente Gaos ankaŭ indikas ke eble tie-ĉi estas eraro. Tamen li ripetas la komentarion de Martín de Riquer, kiu skribas: «Oni povas pensi ke Don Quijote ne estis tre lerta pri nombroj, kio fortigas la ŝercan sencon de la frazo ‘faris la kalkulon Don Quijote’, kvazaŭ tio estus komplika operacio».

Bedaŭrinde, la traduko ne prezentas tiun eraron pri kalkulo; tiel la ŝerco fariĝas ne videbla.

La historio de Andrés havas du partojn. La unuan oni rakontas en la ĉapitro 4ª; la duan, en la 31ª.

[BILDO p.10] Nigra-blanka desegnaĵo laŭlarĝe de la paĝo: Don Quijote, maldika kaj kun lanco kaj kasko, rajdas dekstre sur Rocinante; antaŭ li, dorsen turnita, Sancho Panza rajdas sur sia azeno. Fone, ombrita monteta kampara pejzaĝo.

La unua parto montras sukceson de Don Quijote. La sindonemo de la kavaliro brilas, sed brilas senefike.

En la dua parto, ĉe la ĉapitro 31ª, post la terura aventuro pri la galeruloj, estas kie aperas la fino de la historio, kun nova fiasko de Don Quijote.

La malmoleco, la akre impresanta krueleco de la rakonto pri Andrés, la dura realaĵo de la fino de la historio kortuŝas la leganton. La povra knabo suferas en sia karno la koleron de Juan Haldudo, provokita de la kolero de Don Quijote. La vaganta kavaliro poste multe pentas pri sia naiveco, kiu eksterordinare suferigas lian orgojlon, pro la doloro al li kaŭzita de la vortoj de Andrés antaŭ la ĉeestantoj.

La oftaj lecionoj tiel kruele ricevitaj ne instruas al li. Don Quijote daŭrigas sian preskaŭ konstantan donkihotismon!

Santiago Miquel Planas

Página 11 del original
Página 11 del original

PRI ESPERANTAJ VERBOJ

Kvankam ni konsideras la verbon la vera motoro de la propozicio kaj la ĉefa vorto de la frazo, estas tute klare ke per si mem, la verbo ne kapablas formi juĝon. Ĝi bezonas komplementojn, sed tiuj aperas progresive:

Unue la verbo sin trovas kontraŭ la cirkonstanca komplemento, kiu en Esperanto estas nomata ADJEKTO. La adjekto estas longa ĉapitro de la gramatiko kaj ĝin ne pritraktos ĉi tie, sed skize nur diros ke ĝi enprenas la adverban formon aŭ prepozitivon (tio estas la sumo de prepozicio plus sustantivo)

La verboj kiuj nur kunportas adjekton povas esti nomataj ADJETUMAJ VERBOJ. Ĉiuj estas devenantaj de sustantivo, kaj estas kompreneble ne transitivaj.

ADJETUMAJ VERBOJ:

(pluvo)  (hajlo)  (neĝo)  (aero)  (vento)  (frosto)  (fulmo)  (tondro)
   ↓        ↓       ↓        ↓       ↓        ↓         ↓        ↓
 pluvi    hajli    neĝi     aeri    venti   frosti    fulmi   tondri
   ↓                         ↓       ↓        ↓
pluvigi                   aerumi  ventumi  frostigi
                                  ventoli
   Verbo                                 Subjekto → Verbo
     ↓                                                ↓
  Adjekto                                          Adjekto
Adjetumaj V.                                  Subjetumaj V.

Por ekzemplo: pluvas sur la kamparo; tondris kaj fulmis terure; hieraŭ neĝis la tutan tagon.

Kelkaj aŭtoroj, kiel la francoj pritraktas tiujn verbojn («il pleut», «il neige») kun subkomprenata subjekto (la vetero), sed ni opinias ke ili devas esti konsiderataj kiel ne personaj t.e. sen subjekto.

Temante pri adjekto: ni devas memorigi la akuzativajn adjektojn:

Celon al movo.

Tempodaŭron (dum): tempopunton: dato (je)

Prezo, pezo, mezuro (konsiderataj respektive kiel objektoj de la verboj kosti, valori, pezi, mezuri (laŭ Wm. Bailey)

(daŭrigo sur paĝo 6)

Página 12 del original
Página 12 del original

NOVAĴOJ EL JUNA SUNO

Por tiuj kiuj jam maljuniĝas estas tre agrabla scii ke novaj gejunuloj agadis tre entuziasme por kaj en Esperanto.

Tial la «Informilo de Juna Suno» enhavas novaĵoj kiuj meritas esti konataj de la tuta esperantistaro de nia valencia komunumo. Jen specimeno de lasta «Informilo».

INTERHELPA FONDUSO

Vojaĝi eksterlanden estas la plej bona lernejo de Esperanto kaj ankaŭ la plej efika pruvo de sia taŭgeco. Sed vojaĝi estas multekosta kaj junuloj kaj mono malofte iras kune. Por venki tian problemon ili vigligis la devizon «Ĉiuj por unu, unu por ĉiuj» kaj monkolektis 25.000 ptoj por aĉeti «Interrail-on» kaj ebligi ke Petro Macanás el Murcio vojaĝis dum unu monato tra la tuta Eŭropo kaj revenis kun pli ol ducent amikoj en sia tornistro.

HISPANA TENDARO EN VALENCIO

Gejunuloj de tuta Hispanio kunsentis fari komunan renkontiĝon en valencia tendarejo la 28-an-31-an de Marto, «sankta semajno» de 1991 por iel kunordigi siajn agadojn.

RENKONTIĜO EN TORREVIEJA

Sed la membroj de Juna Suno pli frue renkontiĝos en somerdomo de Torrevieja, la 19-an kaj 20-an de la venonta Januaro.

TENDARO EN TUEJAR

Kiel jam informis en pasinta «Valencia Luno» okazis la tendaro de Juna Suno en Tuejar, pasintajn 12-an-14-an de Oktobro, kun varma kaj amuziga etoso.


Edita: Grupo Esperanto de Valencia – telefono 384.96.16 Redactores: José Añó y Pascual Pont Imprime: Estudio Puig – Planas, 12 – Valencia Depósito Legal V-1683-1983

Valencia Luno n.º 30 (febrero de 1991)

Texto completo del número 30 de Valencia Luno, el boletín del Grupo de Esperanto de Valencia, de febrero de 1991: 12 páginas transcritas del original.

Portada de Valencia Luno n.º 30, febrero de 1991.
Portada de Valencia Luno n.º 30, febrero de 1991.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1991_n30_feb

Qué tiene de especial este ejemplar

  • El nombre de la federación aparece en dos formas dentro del mismo número: en la p. 1, «Valencian Esperanto-Federacion»; en la p. 8, «la Valencian Esperantio-Federacion».
  • En el orden del día del encuentro de Torrevieja (p. 4) la asociación juvenil se imprime «Juno Suno», mientras que el emblema y el texto de la misma página llevan «Juna Suno».
  • El título de la p. 4 esperantiza el topónimo —«RENKONTIĜO EN TOREVIEĤO», con ĥ— y lo aclara con el subtítulo «aŭ Torrevieja».
  • Las fechas del campamento juvenil no cuadran entre sí: el cartel de la p. 4 y el encabezado de la p. 5 anuncian del 28 de marzo al 1 de abril de 1991, pero el programa impreso termina el domingo 31 y no llega al 1 de abril.
  • Entre los cuatro grupos fundadores de la federación (p. 8) hay dos situados en la misma población: «Ĉiam Esperanto» de Callosa de Segura y «Grupo Esperanto» de Callosa de Segura.
  • La foto de grupo de la p. 7 lleva un sello de fecha en la esquina inferior derecha, «3.2’91», que es el día de la inauguración de la calle contada en la p. 6.
  • Los nombres propios de la crónica de Cheste (p. 6) van acentuados de manera desigual dentro del mismo párrafo: «Jose María Bernabeu» sin acento en Jose, «José Pérez» con acento, y «Walter Máñez».
  • El texto de la p. 12 cita la obra de Amin Maalouf con el título castellano medio esperantizado, «León el Afrikano», e imprime el nombre del personaje como «Guicciardivi».

Qué hay en este número

p. Título Idioma Firma
1 ALCANTARILLA — APRILA ADRESLOKO DE LA ESPERANTISTARO DE VALENCIO KAJ MURCIO epo
2 2-a KONGRESO DE ESPERANTO DE VALENCIA KAJ MURCIA KOMUNUMOJ — PROGRAMO epo
3 NOVAĴOJ DE KOMISIONOJ epo, spa
3 AŬTOBUSO AL ALCANTARILLA epo
4 JUNA SUNO AKTIVAS — RENKONTIĜO EN TOREVIEĤO epo
4 IBERIA JUNULARA TENDARO epo
5 IBERIA JUNULARA TENDARO — PROVIZORA PROGRAMO epo
6 INAŬGURATA LA STRATO «ESPERANTISTA ENRIQUE ARNAU» epo Augusto
7 INAŬGURATA LA STRATO «ESPERANTISTA ENRIQUE ARNAU» (fotoj) epo
8 LA VALENCIA FEDERACIO EKFONDIĜAS epo Johano Antono
9 VALENCIA ESPERANTO-GRUPO — GRAVA ALVOKO AL NIA MEMBRARO epo José Pérez Sempere
10 PRI ESPERANTAJ VERBOJ (daŭrigo) epo «Vale»
11 PAU FERRER I RAMON epo
12 PRI LA BEZONO DE INTERNACIA LINGVO epo Johanino Bosch
12 ¡LASTA HORO! — HOTELOJ KAJ GASTEJOJ DE ALCANTARILLA epo
12 [Kolofono] spa

El boletín, entero

Página 1 del original
Página 1 del original

[BILDO p.1] Kapo de la bulteno, presita en verda koloro: rektangula verda bando kun la vortoj «VALENCIA LUNO» en grandaj blankaj literoj; maldekstre, blanka desegnaĵo de la Torres de Serranos de Valencio; malantaŭ la vorto «VALENCIA» blanka lunarko, kaj dekstre de «LUNO» kvinpinta stelo.

ESPERANTO – BULTENO DE LA VALENCIA KOMUNUMO

GRAN VIA FERNANDO EL CATOLICO, 45, 3.ª – ☎ 326 96 16 • 46008 VALENCIO (HISPANIO)

Nº 30 – februaro 1991

ALCANTARILLA

APRILA ADRESLOKO DE LA ESPERANTISTARO DE VALENCIO KAJ MURCIO

De la 12-an ĝis la 14-an de venonta aprilo, ni ĉiuj havas rendevuon en Alcantarilla, bela urbo distancinta je sep kilometroj de la ĉefurbo Murcio.

Ni povos tie miri pri grandega araba norio konata kiel «La rado de Alcantarilla» kiun ni prenas kiel kongresa emblemo, kaj la Muzeo de la Kamparo, kiu kolektas tipajn murciajn ceramikaĵojn, meblojn, vestojn, plugilarojn kaj jungilarojn.

Ni povos ankaŭ fortege startigi Valencian Esperanto-Federacion jam legaligita kaj komenci novan kaj pli altflugan esperanto-agadon.

[BILDO p.1] Desegnaĵo de la kongresa emblemo: la araba akvorado (norio) de Alcantarilla, vidata fronte kiel cirklo kun radioj kaj kun la kuvetoj sur la rando, kaj ene de la rado granda kvinpinta stelo.

Página 2 del original
Página 2 del original

2-a KONGRESO DE ESPERANTO DE VALENCIA KAJ MURCIA KOMUNUMOJ

12-an ĝis 14-an aprilo 1991

KULTURA CENTRO «INFANTA ELENA»

ALCANTARILLA (MURCIA)

PROGRAMO

VENDREDON, la 12-an de aprilo

18′– Ĵurnala rondo

20’30 Akcepto de la gekongresanoj ĉe la kulturcentro kaj Malfermo de la H.E.F. librejo Malfermo de la itineranta ekspozicio de U.E.A.

21′– Unua kunveno de komisionoj

22′– Libera tempo por noktomanĝi

23′– Junula programo

SABATON, la 13-an de aprilo

10’30 Prelego en Esperanto pri ekonomio

11’30 Promenado tra la urbo kaj vizito al la «Museo de la Huerta

11’30 Kunveno de la estraro de V.E.F. kaj delegitoj de Valencio kaj Murcio

13′– Prelego en Esperanto pri ekologio Realigita de Soveta Akademiano (AIS de San Marino)

14′– Libera tempo por tagmanĝi

16′– Oficiala inaŭguro de la Kongreso Salutvortoj de la reprezentantoj de Asocioj kaj Komisionoj kaj de la estraro de V.E.F.

17′– Dua kunveno de komisionoj

18′– Maratono kaj disdonado de premioj al gevenkintoj.

18′– Ekzamenoj de Esperanto

18′– Kunveno de la VEF estraro.

20′– Folkloraj dancoj kaj kantoj realigitaj de la dancensemblo de Alcantarilla

22′– Libera tempo por noktomanĝi

23′– Rok pop muzika koncerto

Página 3 del original
Página 3 del original

DIMANĈON, la 14-an de aprilo

09′– Libera tempo por katolika diservo en Esperanto kaj aliaj eblaj religiaj diservoj

10′– Akcepto de gekongresanoj ĉe Urbodomo

11′– Kunveno de komisionoj por prilabori konkludoj

12′– Ĝenerala Asembleo Legado de konkludoj de la komisionoj Oficiala tagordo Fermo de la Kongreso

14’30 Oficiala bankedo, tosto kaj adiaŭo

16′– Kunveno de junulaj delegitoj

18′– Fino de ĉiuj aktivaĵoj

***********************************************************

NOVAĴOJ DE KOMISIONOJ

Post ŝanĝoj kaj kompletigoj, sekvantaj komisionoj restas tiel:

INFORMADO Telf. (968)29.00.67 Pedro Ruiz Ctra. La Ñora, 5, edif. «Alamo», 12 A – 30009 MURCIA

KULTURO Telf. (968)24.56.89 Juan Antonio Cabezos Martínez Avda. La Flota, 7, 38 – 30008 MURCIA

SPORTO Telf. (968)23.97.31 María Dolores Segovia López Rda. de Levante, 4, 3º D – 30008 MURCIA

RELIGIOJ KAJ KREDOJ Telf. (968)81.09.02 Pastro Andreu Iglesia N.S. de los Dolores – 30334 EL RAAL (Murcia)

KONSUMO Telf. (968)24.12.99 Pedro Martínez UCE – P. Preciosa, 1, 12B – 30008 MURCIA

***********************************************************

AŬTOBUSO AL ALCANTARILLA

Nia samideano Manolo Gargallo, pretigas aŭtobuson kiu per 2000 ptoj. alportos nin al la kongresa urbo la sabato matene kaj reportos nin la dimanĉo vespere.

Se la kongresanoj ne kompletigus la 40 lokojn de la aŭtobuso, oni plenigos ĝin per ekskurso al Mar Menor.

Por plu da detaloj kaj informoj pri hoteloj direktu al Valencia Esperanto-Grupo.

Página 4 del original
Página 4 del original

JUNA SUNO AKTIVAS

RENKONTIĜO EN TOREVIEĤO

aŭ Torrevieja

La finsemajnon 26-27-an de januaro, gejunuloj renkontiĝis en tia bela urbo por sekvi tre ekvilibra programo kiu bone miksis amuzaĵojn kun serioza laboro.

En la tagordo, inter aliaj temoj, oni trovis:

  • Oficialigo de Juno Suno
  • Aliĝo al Valencia Esperanto-Federacio
  • Pretigo de la IBERIA JUNULARA TENDARO kiu okazos en Valencio la proksiman 28an de marto.
  • Kunordigo pri partopreno en la venonta VEF-KONGRESO.

[BILDO p.4] Emblemo de la junulara asocio: mandesegnita ridetanta suno kun radioj, el kies suba parto pendas la vortoj «Juna Suno» en dikaj strekitaj literoj; apude la vorto «INFORMILO», kaj sube la teksto «ASOCIACIÓN JUVENIL DE ESPERANTO».

IBERIA JUNULARA TENDARO

Juna Suno organizas la tendaro de la tuta iberia esperantista junularo laŭ apuda provizora programo.

La kampadejo «EL SALER» apud la Mediteranea Maro, estas la loko elektita por kunveni la junuloj, kun tia ĉefa kialo: «post momentoj de sencela silento, ekorganizi la junulajn geesperantistojn.

Se vi dezirus partopreni povos preni aŭtobuson de la entrepreno «Mediterráneo Urbano» tage, ĉiun 30 minutojn en haltejo apud Renfe-Stacidomo.

[BILDO p.4] Mandesegnita afiŝeto: la surskribo «1ª IBERIA JUNULARA TENDARO» super desegnaĵo de kampadejo — tendoj kaj sunombreloj sur ondaj strioj kiuj figuras la strandon kaj la maron. Sube, la ovala emblemo de Esperanto (verda stelo en ovalo) kun la teksto «ESPERANTO / lingvo internacia», kaj apude la apudskribo: «»El Saler» (Valencia / 28/3/91 – 1/4/91».

Página 5 del original
Página 5 del original

IBERIA JUNULARA TENDARO

28-03-91 ĝis 1-04-91

PROVIZORA PROGRAMO

ĴAŬDO, 28

12 h Akceptado de partoprenantoj kaj disdonado de dokum.

14 h Tagmanĝo

16 h Promenado tra la ĉirkaŭaĵoj. Amuzludoj kaj aŭdado de muziko en E-o.

21 h Noktomanĝo – Gitarludo kaj kantado

VENDREDO, 29

8 h Sporto sur la strando.

9 h Matenmanĝo.

9’30 h Kursetoj pri Esperanto (elementa / perfektiga) Enkonduko al la grafologio.

11 h Malferma kunveno

12’30 h Eliro al «l’Albufera»

14 h Tagmanĝo apud «l’Albufera» Boatirado sur la marlageto.

18 h Reveno al la kampadejo. Amuzludoj.

21 h Noktomanĝo – Gitarludo kaj kantado

SABATO, 30

8 h Sporto sur la strando

9 h Matenmanĝo

9’30 h Eliro al Valencio

10’30 h Kursetoj pri E-o (elementa / perfektiga)

12 h Ĝenerala kunveno

14’30 h Kuna tagmanĝo: valencia «Paella»

VESPERE: Promenado tra tipaj lokoj de Valencio.

NOKTE: Tutnokta diboĉo en Valencio.

DIMANĈO, 31

7 h Reveno al la kampadejo.

9 h Matenmanĝo.

9’30 h Kursetoj pri E-o (elementa / perfektiga)

10’30 h Rondeto: «Komputiloj kaj E-o». Enkonduko al la murcia lingvo.

12 h Ĝenerala kunveno de «Juna Suno». Amuzludoj

14 h Tagmanĝo Promenado tra la strando kaj baniĝo – Libera tempo.

Página 6 del original
Página 6 del original

INAŬGURATA LA STRATO «ESPERANTISTA ENRIQUE ARNAU»

En la valencia urbo Cheste, okazis dum la 1-a, 2-a kaj 3-a de februaro la inaŭguro de strato dediĉata al nia forpasinta samideano Enrique Arnau Prosper.

Vendrede oni inaŭguris unue Esperanto-eksposicion, ĉe la Kulturdomo. Poste Augusto Casquero prelegis pri «Esperanto kaj Cheste»

Dimanĉe matene, la esperantistoj kaj amikoj ĉeestanoj de Arnau estis akceptitaj ĉe la urbodomo, de kie eliris ĉiuj kune, inklusive de la urbestro de Cheste, s-ro Raimundo Tarín, al la inaŭgurota strato. Ĝi estas strato kiu estos grava kaj transirata ĉar tie oni konstruas la novan konsultejon de la socia sekureco.

Post vortoj de la urbestro, de la representantoj de la lokaj esperantistoj kaj de Carmen Arnau, oni malkovris la memortabulon, tre bela, farita el keramiko.

Poste, la urbestro oferis al la ĉeestantoj, preskaŭ ducent personoj, honoran vinon kun manĝetoj; dume oni legis la salutleteron de la Prezidanto de HEF, parolis tre bele la urbestro, kaj fine, je la nomo de la esperantistoj, Augusto Casquero. La urbestro profitis la okazon por oferi la urbon Cheste kiel sidejo por Nacia Kongreso aŭ por Universala.

Por fini la programon, oni bankedis en konata restoracio de la urbo. Parto de la kosto de la bankedo estis kovrita de la Urbodomo, kiu, aparte, invitis 35 personojn ne esperantistoj kiuj deziris ĉeesti al la omago. Salutis Jose María Bernabeu je la nomo de la alikantaj esperantistoj, José Pérez, Prezidanto de Valencia Esperanto-Grupo, Walter Máñez de la Grupo de Cheste, familiano de Arnau, kaj finfine kaj denove la urbestro. Kiel kutimo bedaŭrinda dum la lastaj jaroj kaj valenciaj esperantaj aranĝoj, neniu reprezentanto de HEF aŭ de iu esperanta asocio de aliaj komunumoj havigis al ni la honoron ĝui sian partoprenon.

Augusto

Página 7 del original
Página 7 del original

INAŬGURATA LA STRATO «ESPERANTISTA ENRIQUE ARNAU»

[BILDO p.7] Foto: sur la muro de konstruaĵo, apud fenestro kun krado, pendas la kovrita memortabulo (malhela tuko sur la muro); antaŭ ĝi staras grupeto da personoj, inter ili maljuna viro kaj virinoj, en la momento de la malkovro.

Urbestro de Cheste kaj fratino de Enrique Arnau krispigis esperantan flageton por malkovri la memortabulo.

[BILDO p.7] Foto: granda grupa portreto de ĉirkaŭ okdek personoj, viroj kaj virinoj, starantaj en la strato antaŭ blanka konstruaĵo dum la ceremonio. En la malsupra dekstra angulo de la foto videblas la dato-stampo «3.2’91».

Parto de la ĉeestantoj al la inaŭgura ceremonio

Página 8 del original
Página 8 del original

LA VALENCIA FEDERACIO EKFONDIĜAS

Iom post iom ni organiziĝas, vere kun malmultaj sed marŝante; aliaj kuniĝos kaj finfine, se ni daŭrigas kaj ne laciĝas, niaj vicoj ampleksiĝos en la intereso de la klopodoj por la disvastigado de Esperanto.

Kvar esperantaj asocioj, oficialigitaj per la registraro, jam demarŝas; pri aliaj, ankoraŭ mankas iliaj oficialaj starigoj, kaj izolitaj esperantistoj devos aliĝi al ni per iu ajn alia grupo por ne droni en la maro de la malkompreneco kaj tial atingi la forton de la unueco.

Ni salutas la kunfondintajn grupojn de la Valencia Federacio:

  • «Grupo Esperanto» de Valencio
  • «Ĉiam Esperanto» de Callosa de Segura
  • «Grupo Esperanto» de Callosa de Segura
  • «Juna Suno» de Valencia Komunumo

Ili jam estas sufiĉaj por oficialigi la Valencian Esperantio-Federacion. Sed ni atendas pliajn grupojn: «Lum Radio» de Cheste, la esperantistoj de Alberic, Alcàsser, Almussafes, Altea, Benifaió, Buñol, Burjassot, Castelló, Denia, Elx, Novelda, k.t.p. tra la tuta Valencia Komunumo.

Ĉu vi ne volas kunigi niajn fortojn por pli bone labori, lerni, ampleksi niajn vicojn…?

Vidu kelkajn avantaĵojn pro federado:

a) Akcepti la agadon de niaj aliĝantoj antaŭ la juĝistaro forpelante tiajn kiaj ne estas permesataj per niaj statutoj.

b) Defendi niajn aferojn kaj rajtojn antaŭ la juĝistaro.

c) Peti helpon al la Aŭtonoma Registraro pri mono, subvencioj, peraĵoj, lokoj, iloj, k.t.p.

d) Montri al la historio nian ekzistadon per la enskribo en la registraro.

e) Esti pretaj por informi kaj helpi al la Regionaj Instancoj pri la instruado aŭ disvastigado de Esperanto.

f) Aĉeti Esperantan materialon iom pli malmultekosta.

g) . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

En tiu lasta linio skribu la avantaĝon kiun vi pripensas kaj ĉiuj kuniĝintaj, ni estos pli fortaj kaj progresemaj.

Johano Antono

La iniciatinto de V.E.F.

Página 9 del original
Página 9 del original

***********************************************************

VALENCIA ESPERANTO-GRUPO

GRAVA ALVOKO AL NIA MEMBRARO

Post serioza kaj sincera studo pri la nuna situacio de nia Grupo kaj la atingoj en la kampo de la disvastigado de Esperanto inter la valencianoj, la konkludo estas tute malkuraĝiga; kurson post kurso, niaj lernoĉambroj estas pli kaj pli malplenaj.

La kuraĝo kaj sindonemo de niaj kursgvidantoj ne estas plene fruktodonaj pro la manko da lernantoj en la aŭloj, kaj finfine, la membraro ĉe V.E.G. malkreskas.

Kvankam Esperanto-kursoj ĉiam estas oportune anoncitaj pere de ĵurnaloj kaj aliaj medioj, tio ne sufiĉas, mankas la laboro de ĉiuj grupanoj por kapti eblajn kursanojn inter amikoj kaj familianoj. Tio povas esti la plej efika kaj rekta propagand-metodo. Kiuj el vi ne povas trovi inter siaj konatuloj almenaŭ unu personon preta por lerni Esperanton? Provu labori en tiu direkto, kaj ne gardu nur por vi la grandan sperton kiu signifas esti posedanto de nia grava kaj praktika idealo.

Mi invitas vin kunlabori kun la estraro de V.E.G. kaj atendas viajn sugestojn pri propagando.

José Pérez Sempere

Prezidanto V.E.G.

Página 10 del original
Página 10 del original

PRI ESPERANTAJ VERBOJ (daŭrigo)

(Laboro dediĉita al Sro. Felikso Navarro, mia instruisto pri l’akuzativo)

En la pasinta artikolo mi pritraktis la adjetumajn verbojn (aŭ verboj kiuj kunportas adjekton) kaj subjektumajn (aŭ verboj kiuj kunportas subjekton). En la nuna laboro mi intencas pritrakti la objektumajn aŭ eble priskribi kiaj objektoj ekzistas en Esperanto.

Laŭ la «2-a Regulo de la Fundamenta Gramatiko en Esperanto estas nur du kazojn: Nominativo kaj Akuzativo» Sed eble tio estas nun, iela dirmaniero: Efektive «kazo estas gramatika variaĵo kiu signas malsamajn oficojn de l’sustantivo en la propozicio, kaj ordinare la diversaj kazoj distigiĝas laŭ diferencaj finaĵoj de l’sustantivo. Sed la nuna «Lingvistiko» apartigas teorie tiom da kazoj kiom da prepozicioj ekzistas (Vidu John Wells pag. 45)

Tiele:

NOMINATIVO: estas kazo de l’subjekto kaj ne kunportas prepozicion.

GENITIVO: kunportas prepozicion DE, kaj signas posedon aŭ apartenecon. Ĝiaj spuroj en Esperanto estas voĉoj tiaj kiel: ies, nenies, ties, kies, k.t.p. Neniam prenas N de l’akuzativo.

INSTRUMENTALO: kunportas prepozicion PER. Neniam prenas N de l’akuzativo.

PARTITIVO: Kunportas prepozicion DA. Ne prenas N de l’akuzativo.

LOKATIVO aŭ inesivo: Kunportas prepozicion EN. Nur kun verboj de movo enprenas N de l’akuzativo. Celon al movo. Pro tio:

NE: «Se vi iam partoprenas internacian Eo-Kongreson»…

SED: «Se vi iam partoprenas EN internacian Eo-Kongreso»

Ekzistas motivoj laŭ kiuj Waringhien konsideris NE-REKTAJ OBJEKTOJ kazoj kiel DATIVO, TRAKTATIVO kaj ABLATIVO, ĉar ili povas antaŭ ĉio en skriba lingvo, preni la N de l’akuzativo antaŭ la foresto de rekta objekto:

[BILDO p.10] Skema desegnaĵo per sagoj, kiu montras la strukturon de la frazo:

                  verbo
    * ---→  * ------→ rekta objekto  *      N
subjekto    |↘ Ne rektaj objektoj  (dativo AL aŭ (N)
            |                      (traktativo PRI aŭ (N)
            ↓                      (ablativo DE aŭ (N)
            *
    adjekto (N)

OBJEKTUMAJ VERBOJ

Página 11 del original
Página 11 del original

Ekzemploj:

DATIVO:

Kazo de RICEVANTECO. Kunportas prepozicion AL aŭ N

  • obei iun aŭ obei al iu
  • kredu min aŭ kredu al mi (vidu Lienhardt pag 7)
  • pardoni la malamikon aŭ pardoni al la malamiko (Vidu F)

SED: ĉu ricevi la mastron aŭ ricevi al la mastro?

Verboj unudirektaj kiuj regas dativon estas: «mankas al ni, plaĉas al ni, ŝajnas al ni, apartenas al ni», sed kial la verbo interesi regas akuzativon? La frazo la ludiloj interesas la infanojn estas korekta.

TRAKTATIVO:

Kazo de la TEMECO. Kunportas prepozicion PRI aŭ N.

  • Memoru pri tio aŭ memoru tion.

ABLATIVO:

Kazo de APARTIGITECO. Kunportas prepozicion DE.

  • Diferenci de io
  • Apartigi aŭ ŝirmi ion de io.

Sed kio okazas kun la esprimoj aburrirse de, burlarse de, avergonzarse de, admirarse de, arrepentirse de ????? Ĉu ĉi-verboj regas ablativon?

ENUI. Ĉu estas korekte diri: mi enuas mian amikinon? aŭ mi enuas kun mia amikino?

MOKI. «Ne moku riveron ne atinginte la teron» (Z) «Iru kun ĉi tiu sinjoro kaj ne mokadu lin» (Z)

HONTI. «Kiu hontas nenion, ne timas Dion» (Z) (ankaŭ oni povas diri: kiu hontas pri aŭ pro nenio…) «La membro de unu nacio parolas lian lingvon hontante la sian» (Z)

MIRI. «Legu en la libro ke li ne miru la solecon vian» (Z) «Miri pri frendaj kutimoj»

PENTI. «Se ili ne pentos siajn malbelajn agojn…» (Z) «Ŝi pentis tutkore pri sia peko» (Z)

(daŭrigos)

Valencio-Cheste, decembro 1990

«Vale»

######################################################

PAU FERRER I RAMON

naskiĝis la pasintan 30-an de aŭgusto de 1990 kiel frukto de amo de niaj karaj gesamideanoj

JOSE VENANCIO KAJ CARMEN.

Página 12 del original
Página 12 del original

PRI LA BEZONO DE INTERNACIA LINGVO

Jen teksto eltrovita en la verko León el Afrikano de Amin Maalouf

Li diris sin disciplo de nederlanda pensulo, pri kiu Guicciardivi jam parolis al mi: ERASMO.

Tiu ĉi lasta verkisto sugestis al li frenezan ideon ke li faris sian. Temas pri aranĝi grandegan leksikonon kie ĉiuj vorto enhavis similecon en multegaj aliaj lingvoj kiel la latina, araba, hebrea, greka, germana, itala, franca, kastilia, turka kaj aliaj multaj. Mia flanke mi devigis min havigi la araban kaj hebrean fakon ekde longa listo de latinaj vortoj.

La presisto parolis kun kortuŝa fervoro.

  • Sen dubo, tia projekto neniam efectiviĝis, almenaŭ dum mia vivo kaj laŭ la formo kiu mi ambicias. Sed tamen, mi estas preta dediĉi al ĝi mian vivon kaj mian riĉaĵon. Ĉar fari ke ĉiuj homoj povos iun tagon interkompreniĝi, ĉu ne estas la plej nobla idealo?

Al tiu grandioza revo, al tia mirinda frenezo, la presisto donis ĝin nomo: LA ANTIBABELO.

Reprenis la teksto: Johanino Bosch

######################################################

¡LASTA HORO!

HOTELOJ KAJ GASTEJOJ DE ALCANTARILLA

HOTEL LA PAZ — Tel. (968) 80.13.37

HOSTAL CEDERO — Tel. (968) 80.01.34

CASA FRANCO — Tel. (968) 80.00.03

FONDA ELCANO — Tel. (968) 80.00.10

ALBERGUE. Rilatigu kun

Pedro Macanás — Tel. (968) 23.12.19 aŭ

José Pita — Tel. (968) 28.51.17


Edita: Grupo Esperanto de Valencia

Redactores: José Añó y Pascual Pont

Imprime: Estudio Puig – Planas, 12 – Valencia

Depósito Legal V-1683-1983

Valencia Luno n.º 31 (junio de 1991)

Texto completo del número 31 de Valencia Luno, el boletín del Grupo de Esperanto de Valencia, de junio de 1991: 15 páginas transcritas del original.

Portada de Valencia Luno n.º 31, junio de 1991.
Portada de Valencia Luno n.º 31, junio de 1991.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1991_n31_jun

Qué tiene de especial este ejemplar

  • El artículo «Alcantarilla — dua etapo» empieza en la página 5 y acaba en la 4: el texto remite «(daŭrigo sur paĝo 4)» y el final lleva «(daŭrigo de paĝo 5)», de modo que la continuación va hacia atrás. Las páginas no llevan número impreso.
  • El reportaje fotográfico sobre el 2.º Congreso de la Federación ocupa el pliego central entero, dos páginas de papel enfrentadas, y el escaneo las recoge en una sola imagen: por eso el ejemplar tiene más páginas de papel que imágenes.
  • El acta de la asamblea general (p. 3-4) acuerda que «Valencia Luno daŭrigos sian titolon kaj anagramon» pero que el subtítulo pase a ser «Bulteno de Valencia Esperanto-Federacio»; la cubierta de este mismo número ya lo lleva.
  • El acta se cierra con las firmas manuscritas del secretario y del presidente, con los nombres mecanografiados debajo: «Pascual Pont» y «Johano Antono Gimenez». El boletín esperantiza los nombres de pila —también «Johano FONTECHA» en la página 10—, de modo que quien los busque en la forma castellana no los encontrará.
  • En la página 13, un mismo párrafo da dos siglas distintas a la organización juvenil: Iñaki Gauna es allí «kunordiganto-prezidanto de H.E.J.S.» y acto seguido se lee que «La membroj de K.E.J. restis disponaj».
  • En la página 6, al final del párrafo introductorio, dos «n» pequeñas añadidas a mano debajo de la línea convierten «la lingva problemo» en «la lingvan problemon».
  • La segunda dirección de los Urales (p. 9) está mecanografiada con letras latinas que imitan las formas cirílicas («2, Cmarenck / yu, Pymanyeba / … Tegopobou Praprapune»), mientras que la dirección de Moscú de la misma página sí va impresa en cirílico.
  • Nombres propios impresos con errata: la página 5 escribe «Áugusto Casquero de la Cruz» con acento, mientras que las páginas 1 y 14 llevan «Augusto»; y la página 12 da la calle polaca como «Makuszyrnskiego», por Makuszyńskiego.

Qué hay en este número

p. Título Idioma Firma
1 LASTAJ NOVAĴOJ PRI UNIVERSALA KONGRESO 1993 epo
2 BILANCO epo
3 AKTO DE LA DAŬRA ESTRARO KAJ ĜENERALA ASEMBLEO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO KAJ MURCIO epo Pascual Pont (la sekretario); VºBº Johano Antono Gimenez (la prezidanto)
5 Alcantarilla — dua etapo epo
6 Jen tie ĉi la murcia poezio epo, spa Facorro Sánchez Martínez
7 SEMINARIO PRI ESPERANTA KULTURO epo
8 BILD-RAPORTO PRI LA 2-a KONGRESO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO KAJ MURCIO epo
9 PERESTROIKO ALPORTAS AL NI MULTAJN PETOJN PRI KORESPONDADO epo
10 Nia samideano José-Fernando SOLER SEMPERE, forpasis (20-3-91) epo Johano FONTECHA
11 ESTAS TEMPO POR VOJAĜI epo
12 VIZITIS VALENCIAN ESPERANTO-GRUPON — TRON ØGRIM epo
12 GRAVA AĈETINDA VIDBENDO epo
12 EL BIALISTOKO, NASKIĜLOKO DE ESPERANTO epo
13 SUKCESE OKAZIS IBERIA JUNULARA RENKONTIĜO epo
14 PRI ESPERANTAJ VERBOJ TRANSITIVECO (daŭrigo) epo VALE

El boletín, entero

Página 1 del original
Página 1 del original

[BILDO p.1] Kapo de la bulteno: verda rektangulo kun la granda blanka surskribo «VALENCIA LUNO»; maldekstre, silueto de la Torres de Serranos de Valencio kaj granda blanka lunarko formanta la komencan «C» de VALENCIA; dekstre, kontura kvinpinta stelo.

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

GRAN VIA FERNANDO EL CATOLICO, 45, 3.º ✳ ☎ 384 96 16 ✳ 46008 VALENCIO (HISPANIO)

Nº 31 – junio 1991

LASTAJ NOVAĴOJ PRI UNIVERSALA KONGRESO 1993

La «Caja de Ahorros de Valencia» donis subvencion de 50.000 ptojn por la eldonado de disko, kiun memore de la Universala Kongreso 1993 kaj kun hispanaj popolkantoj faros la Esperanto-Horo «Verda Stelo» de Madrido.

La «Generalitat» de Valencio subvencios kun 100.000 ptojn. la vojaĝon de la provizora prezidanto de la LKK, Augusto Casquero al Norvegio, kie li reprezentos kaj prezentos la Universalan Kongreson de Valencio 1993. Li ankaŭ partoprenos kiel komitatano de U.E.A. en tiu U.K., anstataŭante samideanon Aragay, kio favoros la rektan defendon de nia kongreso tie.

Finanza situacio de la konto por la organizado de la UK de Valencio:

Ĝis nun oni ricevis . . . . . . . . . 350.000 ptojn. La celo estas atingi antaŭ la UK 1993 2.000.000 » Do, ankoraŭ oni bezonas kolekti . . . .1.650.000 «

Por tiuj kiuj deziras sendi rekte donacojn, la konto estas:

  Grupo Esperanto de Valencia, UK 93
  Cuenta Corriente nº 3100.537.732
  Caja Ahorros Valencia. Urb. Marchalenes, 0069
  c/ Málaga, 37 - 46009 VALENCIA

D A N K O N !

Página 2 del original
Página 2 del original

BILANCO

DUA KONGRESO VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO KAJ MURCIO Alcantarilla, 12-14 aprilo 1991

ELSPEZOJ

150 ĉemizoj je maratono . . . . . . . . 75.250 ptoj

6 radiokasedoj, unuaj premioj maratono 24.188 «

6 bulkrajonoj, duaj premioj maratono 5.400 «

Anonco ĵurnalo «La Verdad» 27.552 «

Donacoj al kunlaborantaj gravuloj 17.850 «

Divesaj elspezoj . . . . . . . . . . . . 4.681 «

Kongresaj kovertoj kaj dokumentaro . . . 1.235 «

Entute . . . . . . . . . . . . . . . . . 156.156 «

ENSPEZOJ

Aliĝiloj . . . . . . . . . . . . . . . . 22.000 «

Subvencio el «Caja Murcia» . . . . . . . 35.000 «

"        "   "Floristería Fernando" . 30.000  "

Kongresaj eksterordinaraj kotizoj de Klubanaro . . . . . . . . . . . . . . . 30.000 «

Profito de la kongresa libroservo . . . 4.328 «

Entute . . . . . . . . . . . . . . . . . 121.328 «

MALPROFITO . . . . . . . . . . . 34.828 ptoj.

Página 3 del original
Página 3 del original

AKTO DE LA DAŬRA ESTRARO KAJ ĜENERALA ASEMBLEO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO KAJ MURCIO

En Alcantarilla, la tagon 14an de aprilo de 1991, je la dekdua horo, kunvenis la Ĝenerala Asembleo de la Valencia Esperanto-Federacio okaze de sia 2ª Kongreso, aranĝita kune kun Murcio. Tie oni informis, klarigis kaj aprobis sekvantajn konkludojn de la Daŭra Estraro, kiu kunvenis en la sama Kongreso la tagon 13an aprilo:

OFICIALIGO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

Registaro de Valencia Komunumo jam akceptis la oficialigon de VEF, sur baze de kvar fondintaj grupoj. Ni pagis la rajtojn kaj atendas nun la administran inskribon por komenci leĝe funkcii.

ALIĜO DE NOVAJ GRUPOJ AL V.E.F.

La Valencia Esperanto Federacio estas malfermita al la inkludo de novaj grupoj kiuj tion dezirus kaj sukcesos en sia propra oficialigo. Nun faras tiajn demarŝojn la grupo de Cheste kaj ni atendas ke tre baldaŭ la VEF enhavos kvin grupojn.

ALIĜKOTIZO

Kiel la fondintaj grupoj havis elspezojn kiujn la novaj aliĝontoj ne havos, oni diskutis kaj decidis ke ili pagos kiel aliĝkotizon la kvanton de du mil pesetojn.

FINANCOJ DE VEF

Pri la elspezoj de VEF, ĝis nun estis ŝarĝitaj ĉefe al la Valencia Esperanto-Grupo, sed en la estonto la VEF devas havi tute sendependajn financojn kaj tial oni malfermos konton en Sparkaso aŭ Poŝtkaso, pri kio ni informos en Valencia Luno

IDENTIGA KARTO

Estas ĝenerala sento ke oni devas fari identigan karton por ĉiuj kiuj apartenas al Valencia Esperanto-Federacio.

Página 4 del original
Página 4 del original

RILATOJ KUN HEF

Ni komunikos al la Hispana Esperanto-Federacio la leĝan fundadon de VEF, kaj nian aliĝon al HEF kiel individuan membron.

KONGRESA TAGO

Dum la kunveno en Alakanto je septembro de 1989, kie oni decidis fondi Valencian Esperanto-Federacion, ankaŭ estis decidite kunveni ĉiu jare dum la «dua semajnofino post Pasko». Sed kiel tiu tago estas malpermesata por la ĉestanaj esperantistoj kiuj samtempe havas gravan feston en sia urbo, tial oni kunsentas ke estontece la Kongreso de Valencia Esperanto-Federacio kaj Murcio okazos la trian semajnofinon post pasko se ĝi ne koincidos dum monato majo, ĉar en tia okazo ĝi revenos al la dua semajnofino post pasko.

VALENCIA LUNO

Valencia Luno daŭrigos sian titolon kaj anagramon sed oni devas ŝanĝi la nunan subtitolon je tiu ĉi: «Bulteno de Valencia Esperanto-Federacio»

KONGRESURBO 1992

Oni traktis kie okazos la 3ª Kongreso de VEF la venontan jaron kaj estis decidite ke tio okazu en la provinco Alakanto, eble en la urbo Alakanto sed oni klopodos fari en Callosa del Segura kaj profiti por omaĝi al samideano Zaragozá

LA SEKRETARIO

[BILDO p.4] Manskribita subskribo super la nomo Pascual Pont.

Pascual Pont

VºBº LA PREZIDANTO

[BILDO p.4] Manskribita subskribo super la nomo Johano Antono Gimenez.

Johano Antono Gimenez

************************************************************

(daŭrigo de paĝo 5)

Tipa kaj bongusta bankedo signalis la finon de la Kongreso. Post ĉarma tosto ni adiaŭis unu la alian revante pri la sekvonta kongreso, organizota de niaj alikantaj samideanoj.

Ni dankas la intereson de la samideanoj de la LKK per kiuj estis realigebla la organizado de tia neforgesebla kongreso.

Página 5 del original
Página 5 del original

Alcantarilla

dua etapo

En Murcio rekontiĝis reprezentantoj de la esperantistaro de la Valencia Esperanto-Federacio kaj Murcio. Neniu pli taŭga loko por tiu evento ol la Murcia Regiono por la pionira aktivado de la unuaj esperantistoj, rememorante kiel plej ĉefan al Ricardo Codorniu.

Kiam la Esperanto-Grupo de Valencio atingis per luita buso Alcantarilla, la samideanoj de Murcio ricevis nin per varmaj salutvortoj en la libro-servo de la bela kaj moderna kulturdomo, aranĝita kiel kongresejo. Post koni la diversajn laborĉambrojn, ili, filmamatore, gvidis nin tra la tuta urbo por koni en la ĉirkaŭajo la faman araban norion kaj la kompletan historian muzeon de la tipa vivmaniero de la murcia kamparano.

La malfermo okazis en la tre taŭga teatro de la kongresejo. Tie salutis reprezentantoj de diversaj grupoj alvenintaj de Alcantarilla, Murcio, Alicante, Valencio, Callosa de Segura, Juna Suno, Bahai, … kaj la plej ĉarma el ĉiuj, la infana fileto de Augusto Casquero de la Cruz kiu anoncis la venontan Universalan Kongreson kiu okazos en Valencio en la jaro 1993. Finfine la prezidanto de VEF forte salutis al ĉiuj kaj enmetis revon kaj entuziasmon en la sango de la ĉeestantoj, konsideris la intereson de la kunlaborado per komisionoj kaj rememoris la iniciatinton de la Esperanto Movado en Murcio.

Ni ĉiuj ĉeestis interesan prelegon pri «Konsumo» finante per interesa partoprenado de la ĉeestantoj. Rekontiĝis VEF-estraro, kaj komisionoj pri «Ekonomio» kaj «Ekologio». Ankaŭ ni vidis vidbendojn pri la kongreso de Benicassim, sciigojn de TV «Canal 9» pri la disvolvado de Esperanto, Kanariajn Insulojn kiel gastiganta loko por la venonta nacia kongreso… ktp.

La sekvontan tagon surprizis nin la multnombra kurado, preskaŭ maratono, de multegaj infanoj survestitaj per ĉemizo desegnataj kun la verda stelo; sekvis disdonado de premioj, fermo de la kongreso, legado de la konkludoj, fotografaĵo, pli da vidbendoj, poezio en Murcia lingvo, memoraĵo al Enrique Arnaŭ aŭskultante lian surbenditan voĉon pri poezio rilate al la hispana lingvo, ĉeestado kaj salutoj de aŭtoritatuloj de la loka kaj komunuma kulturo, ktp.

(daŭrigo sur paĝo 4)

Página 6 del original
Página 6 del original

Ĉiu esperantisto scias ke Esperanto ĉiam rilatas bonege kun lingvoj de malplimultoj. Sed kiam en la Kulturdomo de Alcantarilla, ni aŭdis poezion en murcia lingvo, ni denove eltrovis ke nur neŭtrala, internacia, facila kaj logika lingvo povas solvi demokratie la lingvan problemon. Jen tie ĉi la murcia poezio;

  Si la vejez es grado
murciano y esperanto
escribimos
y no me enfado
si decimos
esperanto y murciano

Tías y tíos, zagalas y zagales,

sus salúo y paso a platical-los qu’en er mundo dende que s’abajó e las moreas er primier mono súpio que juera er yayo Adán sigún angunos ca cualo ha platicao yendo a lo suyo d’una munchá e jormas que queando en desuso la jueron espichando… Los defuntos parabreros, millones suman uno por uno, y aboa qu’arremata er sigro vainte los que tién poco cudio siguen fenequitando… Sus puó platicar d’uno, es er murciano, tié ya encargá la misa e defuntos, poiqué los castiellanos der Alonso que jué aquer que nos trujo la Virgen Arre-Jaca,

ejó ar cudio e las cosas e Murcia a sus zagales, y en cuanti la espichó, con un embúo guitaron a tuícos los murcianos dándoles amoteo e perullos poiqué no platicaban castiellano y como burros vamos estao por sigros, queandose tan enjuto este platicar noestro que no queamos que lo sepan icir, cuasi denguno… Er Esperanto es, sigún m’ha icio Perete Macanás, qu’es macanúo, una enza que arrecoge e las jormas e icir der endividuo la parabra mas facil y bonica y dando a tuicos busto risurta qu’es e tos y e denguno… Su fácil parabrero s’apriende sin disjusto poiqu’es craro y cortico, y me da er aberrunto que quién tié que zanquear y lo ti’escuro por eso e la llengua e ca roal, ar esperanto er jubo le pué sacar dista la zape gota y notar er arbullo d’ir por er Mapis Mundi sintiendose avilucho.

  Siguir a una, que là idea es jampona
y si allega er día en que sus canta er cuco
d'este murciano carcamal seais
una mecina y desfrutemos trunfos...

Facorro Sánchez Martínez 12 de Abril de 1991 Ascribior de L’Ajuntaera pa la Platica el Esturrie y Escarculle la Llengua Murciana

Página 7 del original
Página 7 del original

Nepras por ĉiu kiu nomas sin esperantisto havi elementan konon pri la malsamaj socikulturaj aferoj kiuj ĉirkaŭas la lingvon Esperanton. Tio estas, koni la devenon kaj nuntempan situacion de la Esperanto-Movado, havi minimuman nocion pri ĝiaj artaj (ĉefe literaturaj) manifestaĵoj, ekkoni la manierojn kiel oni povas lerni kaj instrui la lingvon, krom forigi la gramatikajn dubojn…

SEMINARIO PRI ESPERANTA KULTURO

SABATE (17h-19h) ĉe:

  Esperanto-Fondaĵo "Fernando Soler"
        Duque de Calabria, 4, 2

tel. 374.23.94 E-46005 VALENCIO

PROGRAMO LAŬ PLANO DE I.L.E.I.

* Historio de la internacia lingvo La problemo de la multlingveco en la historio kaj en la nuntempo. La artefaritaj lingvoplanoj, la lingvo Esperanto kaj la esperanta movado.

* Esperanta literatur-historio Periodoj, aŭtoroj kaj skoloj

* Metodologio de la instruado de Esperanto Studmaterialoj, instrumetodaj konceptoj, elformigo de kapabloj kaj lerneja praktiko.

* Gramatiko de Esperanto La vorto, la frazo kaj la vortfarado

* Esperantaj agadoj Solvo de la lingva demando en mondaj kadroj kaj servo de kulturaj interŝanĝoj. Nuntempa organizo de la Esperanto-movado, Institucioj, atakoj kaj apogoj. Perspektivoj por la estonteco

PLANO POR STUDTAGO

Por ĉiu studtago, oni antaŭ-indikos konkretan temon. Jen, ĉiu partoprenonto konsultos hejme la tekston kiuj traktas pri tiu temo. Fine, en klaso, moderiganto gvidos koncernan kolokvon. Je ĉiu semajno oni pritraktos malsaman studobjekton.

Página 8 del original
Página 8 del original

BILD-RAPORTO PRI LA 2-a KONGRESO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO KAJ MURCIO

(Duobla paĝo tute plenigita per fotoj kun enkadrigitaj apudskriboj; la titolo mem staras en kadro supre meze.)

[BILDO p.8] Supre maldekstre: kvar personoj — tri viroj kaj virino, en vestokompleto — pozas antaŭ la granda araba akvorado (norio) de Alcantarilla, kies radiuma strukturo plenigas la fonon. Apudskribo: «Antaŭ la Rado de Alcantarilla reprezentantoj de la esparantistaro de Valencio, Alakanto kaj Castelló»

[BILDO p.8] Supre dekstre: granda amaso da infanoj en blankaj ĉemizoj starantaj en urba strato antaŭ konstruaĵoj, pretaj por la kuro. Apudskribo: «La plej infanaj partoprenintoj en la «maratono» estas pretaj por komenci la kurado.»

[BILDO p.8] Meze: kunsido ĉirkaŭ longa tablo kun paperoj kaj mikrofonoj; dekduo da personoj sidas kaj diskutas. Apudskribo: «Kerno de la kongreso: kunveno de la Daŭra Estraro de VEF.»

[BILDO p.8] Malsupre maldekstre: folklora grupo — viroj kaj virinoj en tradicia murcia kostumo, multaj kun instrumentoj — pozas antaŭ afiŝoj. Apudskribo: «Folklora ensemblo kiu ludis murciajn dancojn honorigante la kongreson.»

[BILDO p.8] Malsupre dekstre: nokta grupfoto de multaj homoj, plejparte junuloj kaj infanoj, tenantaj blankajn T-ĉemizojn kun la verda stelo. Apudskribo: «Post disdomo de premioj ĉiuj pozis kun esperanta T-ĉemizo kiu rememoras la okazaĵon.»

Página 9 del original
Página 9 del original

PERESTROIKO ALPORTAS AL NI MULTAJN PETOJN PRI KORESPONDADO

**********************************************************

EL SIBERIO

Galina, Halina, Irena, Julia, Svetlana, Vera, lernantinoj el meza lernejo tre dankos al tiuj kiuj akceptus korespondi kun ili. Se vi ne havas tempon por daŭra korespondado, sendu bildkartojn kun virinoj aŭ infanoj en nacia vestaĵo. Eskribu al

        USSR-CCCP SIBERIO - 626440
     u. Nignevartovsk-6, str.60 let
           Oktjabrja 6 - 135
           Esperanto-Klubo

**********************************************************

EL URALOJ

EKLERNANTINO PRI MEDICINO Jelena Aljescaninova kiu konfesas multege Lenina, 36 – 8 bezoni havi amikojn, Kasin , Tvjerskoj deziras korespondi SU-171.600 Sovetunio

**********************************************************

ALIA EKLERNANTINO 214020 CCCP PRI MEDICINO kiu 2, Cmarenck ŝatas korespondi: yu, Pymanyeba g.2/54 – kb 40 Tegopobou Praprapune

**********************************************************

EL MOSKVO, DU OFICISTINOJ

СССР, 117279, Москва, ул. генерала Антонова, д. 10, кв. 32 Ларчевой Татьяне

Jen la cirila adreso de la 25-jara Tanja, kiu skribis al nia grupo petante korespondantojn. Ŝi interesiĝas pri turismo, foto kaj kolektado de novjaraj poŝtkartoj.

Kaj tiu de 30-jara virino Sovetunio kiu deziras korespondi kun 117279 MOSCVO amikoj de 25-45 jaroj pri Mikluho-Maklaja, 57-1-10 diversaj temoj. Grigorjeva Irina

Página 10 del original
Página 10 del original

Nia samideano José-Fernando SOLER SEMPERE, forpasis (20-3-91)

Pasintan 20ª de marto forpasis S-ro José-Fernando SOLER, unu el la plej konataj samideanoj internacie. Kun lia morto malaperis homo ununura, neripetebla, malsimila en ĉio al la ceteraj.

Li estis filo de unu el la elstaraj pioniroj de E-o en nia lando. S-ro José sciis transpreni inde la esperantan torĉon de sia patro Fernando, kaj de sia fratino Conchita. Sed S-ro SOLER ne nur limiĝis ellerni la internacian lingvon, ne nur li ĉeestis al ĉiuj renkontiĝoj kaj kongresoj naciaj kaj al la plimulto de la universalaj; li sciis aktive partopreni en ĉiuj kaj kompili por la historio de E-o multegajn aŭdovidajn kaj verkitajn dokumentojn, ĉiuj fundamentaj por pli bone kompreni la evoluon de la monda esperantismo.

La dek du-foja eldonado de la fama lernolibro de E-o verkita de lia patro: El E-o al Alcance de Todos -ankoraŭ vivanta kun la sama forto ol antaŭ 85 jaroj-, estas alia ekzemplo aldonenda al lia kontribuo en la diskonigo de nia lingvo.

Tamen, se io diferenciigis S-on SOLER, ĝi estis lia profunda vivo interna kaj persona tiel diskreta ke tre malmultaj el ni ekkonis apenaŭ malgrandan parton de ĝi. Teknika Arkitekto kaj Telegrafisto, liaj metioj. Tamen, nur iuj sciis, ekzemple, pri liaj interrilatoj kun la teatra kaj muzika mondoj. Lia karaktero, foje polemika kaj ne ĉiam de ĉiuj komprenita, alirigis lin konatiĝi kun elstaruloj de sia profesio, samtempe ol kun artistoj tre famaj al kiuj li helpis humane kaj eĉ ekonomie atingi la hodiaŭan popularecon. Ni parolas pri famuloj tiel elstaraj kiel: Pedrito RICO, Concha PIQUER, Juanita REINA… aŭ la kantisto Antonio MACHIN de kiu S-ro José fariĝis granda amiko krom esti manaĝero de li en Hispanujo dum kelkaj jaroj farante kune kun li multenombrajn vojaĝojn tra nia lando.

Kiam la vivo de homo ĉesas, restadas tiam liaj karmemoroj kaj agadoj ene de tiuj kiuj konis kaj komprenis lin. La homoj kiuj havis la plezuron koni kaj kompreni bone la personecon elstaran de S-ro SOLER, eklernis iom post iom trakti lin, admiri lin kaj, antaŭ ĉio, helpi al li en la lastaj jaroj de lia vivo.

Se ankoraŭ estus malmultaj liaj vastaj meritoj kaj distingoj, rezultus senpardeneble ne aldoni al tiuj, lian plej grandan bonfaron kiun malkovras antaŭ ni ĉiuj lian bonecon tiel homo kiel esperantisto: la fondon en la jaro 1988 de bonfara institucio de E-o al kiu li nomis honore al lia patro: Esperanto-Fondaĵo «Fernando SOLER». Por ĝi, li donacis ekde la unua momento la plej bonajn helpilojn por kontribui, fojon pli, al la diskonigo de E-o en la mondon. Por la Fondaĵo li testamentdonacis la preskaŭ tutaĵon de sia grava heredaĵo.

Tiu ĉi helpo por E-o faros lin -sen ia dubo- esti konsiderata de ni ĉiuj kiel unu el la ĉefaj protektantoj de la esperantismo de ĉiuj tempoj internacie.

Ripozu pace tiu ĉi homo: foje polemika, foje ne tute komprenita, ĉiam malsimila kaj de ĉiuj el ni kiuj lin bone konis: neforgesebla kaj ĉiam amata!

                                    Johano FONTECHA

Página 11 del original
Página 11 del original

ESTAS TEMPO POR VOJAĜI

ESTAS TEMPO POR VOJAĜI ESTAS TEMPO POR VOJAĜI ESTAS TEMPO POR VOJAĜI

AL POLLANDO KUN NIA SAMIDEANO MANOLO GARGALLO

De la 16ª ĝis la 23ª junio 88.000 ptoj kaj 2.500 ptoj por vizo. Madrido-Varsovio-Madrido per aviadilo. Ekskursoj per aŭtobusoj tra Varsovio, Zelazowa Wola, Czestochowa, Wieliczka, Cracovia…. Telefonu al 341.55.18

===============================================================

GEJUNULOJ!!!

ĈEĤA JUNULARO INVITAS VIN

VINA SEMINARIO en urbeto BZENEC – suda Moravio inter la 12-a kaj 15-a de septembro 1991 Partoprenkotizo inkluzivas ĉion: 80 DM Aliĝu al Ĉeĥa Esperanto-Junularo Jana Burlanová – Smeralova 35 62500 BRNO – Ĉeĥoslovakio

DU INTERNACIAJ ESPERANTO-KURSOJ por gejunuloj EN PRAGO, kiuj intencas kunigi samtempe instruadon kaj feriadon 1.- de la 29-ª junio ĝis 6ª julio 2.- de la 6ª ĝis la 13ª julio en KLANOVICE, ripoza praga kvartalo, 30 minutoj for de la urbocentro. Kotizo kovranta ĉion: 175 DM – Aliĝu al: Ĉeĥa Esperanto-junularo, Jilska 10, CS-11000 PRAHA 1

**********************************************************

SE VI ESTAS VEGETARANO KAJ NEFUMANTO, IRU AL PARIZO!!!

Juna paro gastigas vin en malgranda triĉambra apartamento kun tre favoraj ekonomiaj kondiĉoj Skribu al Eric BENECH & Dani SOTTAS 159, rue Marcadet F-75018 PARIZO

Página 12 del original
Página 12 del original

VIZITIS VALENCIAN ESPERANTO-GRUPON

TRON ØGRIM

Norvega esperantisto kiu sekvis en Valencio kurson pri Kastilia Lingvo, ĉar intencas labori en Sud-Ameriko.

En iu tempo li laboris en bierfabriko, sed ĝia sindikata aktiveco prenis nun lian tutan tempon.

Lia konversacio estis tre interesa kaj amuza ĉar li tre bone konas la socialan kaj kulturan vivon de multaj popoloj.

##########################################################

GRAVA AĈETINDA VIDBENDO

Komisiono de Eŭropaj Komunumoj eldonis VHS/PAL vidbendo en Esperanto pri la HISTORIO DE EŬROPO.

Estas grava okazaĵo por ekkoni nian komunan eŭropan identecon kaj fari tion per vere komuna lingvo.

Eskribu al J.P. Lieffrig Médiatheque CCE Komisiono de Eŭropaj Komunumoj Rue de la Loi, 200 B-1049 BRUXELLES – Belgique

La kosto estas 25 ecus. Petu ĝin kaj demandu la pagkondiĉojn.

##########################################################

EL BIALISTOKO, NASKIĜLOKO DE ESPERANTO

deziras korespondi precipe pri vivo de homoj en niaj landoj, kaj ankaŭ pri literaturo, turismo kaj arto:

Dorota Jurkin ul. K. Makuszyrnskiego, 5 15-004 BIALYSTOK – Polska

Página 13 del original
Página 13 del original

SUKCESE OKAZIS IBERIA JUNULARA RENKONTIĜO

43 partoprenantoj el Alakanto, Finnlando, Germanio, Katalunio, Kubo, Madrido, Murcio, Segovio, Valencio, Vaska Lando kaj Zaragozo kunvenis en la tendejo EL SALER en Valencio, inter la 28ª de marto kaj la 1ª de aprilo.

Por akcepti partoprenantojn la organizantoj muntis standon kiu vekis grandan intereson de la ne esperantista publiko pri la renkontiĝo kaj la internacia lingvo. Ĵaŭdo vespere kaj vendredo pleniĝis de variaj agadoj: magistraj lekcioj fare de Antono Valén, promenado apud la maro, oni kantis kaj ludis violonon, gitaron, fluton kaj buŝharmonikon, oni ekzercadis Ahikido (defenda arto) elstaris longan piediron al la albufera marlageto, kie oni ĝuis belegan vesperigon kaj oni ludis tipan disfrakason de potoj.

Sabato 30ª estis tute dediĉita viziti Valencion. Tra ampleksa itinero la partoprenintoj amuziĝis kvazaŭ veraj infanoj en la fama parko de Gulliver, kun grandega kuŝanta statuo; promenis tra la ĝardenoj de la Turia rivero, rigardis la imponan kongresejon por la Universala Kongreso de 1993, Palaco de la Muziko; iris en la historian urbocentron kaj vidis antikvajn monumentojn; tagmanĝis en frateca bankedo la tipan kaj mondkonatan valencian rizon «Paella»; ĉirkaŭiris la havenon per ŝipeto; projekciis lumbildojn pri junularaj esperantistaj renkontiĝoj kaj kongresoj, kaj ĝis frumatene oni restis diboĉante kaj ĝuante la valencian nokton.

Dimanĉe, okazis la laboraj kunvenoj. Rilate al la Junula Esperanta Movado oni parolis pri tri ĉefaj aferoj:

* Pri la venonta renkontiĝo, estis propono ne konfirmita fari ĝin en la vaska lando. Lastaj novaĵoj pensigas pri 2ª Iberia Junulara Renkontiĝo apud la Iberia Kongreso de Esperanto en Mérida (1992) Meze de Hispanio, sed proksime je Portugalio kaj Seviljo.

* Pri komunikado oni proponis sendi informojn pri junularaj agadoj al Marcos Cruz (CENTRA OFICEJO), kaj fari junulan apartaĵon en la bulteno de H.E.F. kadre de kunlaboro kun la maljunularo. Adreso de Centra Oficejo estas: Rodriguez San Pedro, 13, 3 P-7 MADRID E-28015

* Pri la komuna organizaĵo, Iñaki Gauna daŭras kiel kunordiganto-prezidanto de H.E.J.S., tamen li rekomendis unue plifortigi la bazon, ekde la lokaj asocioj. La membroj de K.E.J. restis disponaj por partopreni en renkontiĝoj.

Página 14 del original
Página 14 del original

PRI ESPERANTAJ VERBOJ TRANSITIVECO

(daŭrigo)

Dediĉita al sinjoroj Pascual Pont kaj Augusto Casquero

La problemo efektive, estas difini la transitivecon. Se mi ekdevus klarigi al miaj amikoj ĉi-koncepton, kiel mi povas ĝin fari? Ĉu estas fluaĵo de energio transiranta de subjekto ĝis objekto?

  • mi prenas la broson
  • la instruisto organizas kurson
  • la lernanto skribas leteron

La afero ŝajnas facila ĉe rektaj objektoj. Sed Kiujn kriteriojn oni devas sekvi por identigi konkretan verbon kiel transitiva aŭ ne-transitiva? (1)

La koncepto «TRANSITIVECO» ne aperis, probable, en la «Unua Libro» (1887). Ankaŭ ne en la Universala Vortaro (1893), nek en la vortaro de Boirac (1909) kaj ankaŭ ne en la vortaro de Kabe (1922). Grosjean-Maupin en la dua eldono de sia Plena Vortaro (1934) dividis la verbojn je:

* ne transitivaj (ntr) * transitivaj (tr) * transitivaj kaj ne-transitivaj (x)

Ni rimarkis kiel pli interesaj ĉi tiujn lastajn verbojn kiujn mi baptis kiel DUVALENTAJ aŭ KRUZUMAJ (ĉar kunportis kruzeton), sed mi demandis: kiel verboj povas esti transitivaj kaj ne transitivaj samtempe? D.Santiago Miquel, en nia Grupo, identigis ĉi-verbojn kiel alterobjektaj verboj. (Vidu Plena Analiza Gramatiko, paragrafo 177) Ĉe tiuj verboj «la objekto estas jen rekta, jen ne-rekta, sen eĉ nuanca diferenco: obei iun aŭ obei al iu, rememori iun aŭ rememori pri iu. La prepozicio havas la saman signifon ol la akuzativa N». Alivorte, ĉe tiuj verboj estas indiferente uzi akuzativon aŭ prepozicion aplikante la 14-an Regulon kiu permesas anstataŭigi la prepozicion JE (kiel reprezentanta de la ceteraj prepozicioj) per akuzativo.

Sed esence ĉi-verboj ne povas esti transitivaj kaj ne-transitivaj samtempe. Tiele komprenis Waringhien kiu reviziis tiun koncepton kaj malaperigis la signon (x) sed li agnoskis pri «LA ELASTECO DE UZADO DE L’AKUZATIVO EN NIA LINGVO» vidu P.I.V. paĝo XIII.

(1) Mi opinias ke oni devas akuzativigi objektan predikativon (jen rekta, jen ne rekta) nur kiam oni povas konfuzi ĝin kun subjekta predikativo.

Página 15 del original
Página 15 del original

Cetere el la antikvaj DUVALENTAJ VERBOJ laŭ Grosjean-Maupin, Waringhien TRANSITIVIGIS , inter aliaj, verbojn kiel aklami, aludi, anticipi, aplaŭdi, helpi, instrui, konscii, memori, obei, pardoni, peti, k.t.p. Ĉe tiuj verboj ni povas akuzativigi la objekton jen rektaj, jen ne rektaj. Ekzemple: aklami la aktorojn, helpi la mastron, instrui la lernanton, ktp.

La verbo MOKI ĉiam estis transitiva kaj Waringhien ne kuraĝis maltransitivigi ĝin. «Ne moku riveron ne atinginte la teron» (Z) Sed li ja maltransitivigis ĈEESTI aŭ ENUI kiuj estis transitivaj antaŭe. Por tio, ne diru ĉeesti klason, sed ĉeesti al la klaso, nek enui mian amikinon sed enui kun mia amikino, sed oni devas diri: mi enuas la tutan tagon, ĉar «la tutan tagon» estas akuzativa adjekto, ne objekto. Kontraŭe KANTI kiu estis transitiva, Waringhien restigis ĝin duvalenta. Ankaŭ restas nun duvalentaj laŭ ĝiaj malsamaj sencoj verboj kiel konsenti, kredi, ludi, raporti, respondi, k.t.p.

Alie Waringhien MALTRANSITIVIGIS verbojn antaŭe duvalentaj kiel: apelacii (kiu regas dativon, ne akuzativon) ne diru apelacii la urbestron sed apelacii al la urbestro; odori; profiti; paroli, do ne diru ĉu vi parolas Esperanton? sed ĉu vi parolas en Esperanto? (laŭ tio la participo jam ne estas parolata sed parolanta, do, «Esperanto parolanta«); kaj ankaŭ la verbojn honti, miri kaj penti (kies nunaj participoj estus hontinta, mirinta, pentinta kaj ne la faktitivaj kiujn ŝatis uzi Zamenhof: hontigita, mirigita kaj pentigita)

Kaj mi demandus la leganton: ĉu Waringhien rajtas maltransitivigi ĉi-verbojn?… Sed estas necese akcepti ke la koncepto TRANSITIVECO ne ĉiam bone alĝustiĝas kun la zamenhofa uzo de l’akuzativo nek probable kun la postuloj de la belsoneco kaj bona stilo de nia skriba lingvo.

(daŭrigos)

Valencio-Ĉeste, januaro 1991

VALE


Edita: Grupo Esperanto de Valencia

G.V. Fernando el Católico, 45, 3ª – 46008 – VALENCIA

Tel. 384 96 16

Redactores: José Añó y Pascual Pont

Imprime: Estudio Puig – Planas, 12 – Valencia

Depósito Legal V-1683-1983

Valencia Luno n.º 32 (septiembre de 1991)

Texto completo del número 32 de Valencia Luno, el boletín del Grupo de Esperanto de Valencia, de septiembre de 1991: 16 páginas transcritas del original.

Portada de Valencia Luno n.º 32, septiembre de 1991.
Portada de Valencia Luno n.º 32, septiembre de 1991.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1991_n32_sep

Qué tiene de especial este ejemplar

  • La cabecera de la p. 1 dice que el boletín es el «BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO – FEDERACIO», mientras que el colofón de la p. 16 imprime «Edita: Grupo Esperanto de Valencia»: el mismo número da dos entidades editoras.
  • Ninguna página del número lleva el número impreso, y tampoco hay índice, aunque el propio texto remite al lector a «Vidu sur paĝo 11ª» (p. 10).
  • La dirección de la Fundación «Fernando Soler» sale de dos maneras dentro del mismo número: la p. 7 la sitúa en «Duque de Calabria, 4, 2ª» y la p. 8, en «Duque de Calabria, 4, 1ª — Valencio – 46005».
  • El punto 2 de las decisiones de la asamblea de Juna Suno (p. 13) dice a la vez que «Antonio Verdú anstataŭos Amparon Boluda, kiu devis esti la kunordigatigo» y que «José Martínez estas la nova kunordiganto», y a continuación imprime la dirección de ambos.
  • La crónica del encuentro de Elx (p. 13) fecha la velada solo como «La sabaton 28an», sin decir de qué mes, y el resto del artículo tampoco lo aclara.
  • La p. 3 reproduce en facsímil una carta manuscrita en papel de la UEA, fechada en Bergen el 3 de agosto de 1991 y firmada por John Wells e Ian Jackson; es ahí, y no en el texto del boletín, donde aparecen las fechas del congreso: «DE 24 ĜIS 31 JULIO 1993».
  • Los nombres de la p. 2 están impresos en formas que no son las habituales: «Simo Milojeviĉ» por el director de la Oficina Central de la UEA Simo Milojević, «Roman Dobrzynski» sin la ń polaca (Dobrzyński) y «Ricart Pérez Casado» por el alcalde Ricard Pérez Casado.
  • En la p. 15 un punto corta la frase por la mitad — «…danke al la dialektiko ŝprucinta inter Couturat kaj De Saussure. Esperanto progresis en la gramatika parto pri VORTFARADO…» —, de modo que la primera parte queda sin oración principal.

Qué hay en este número

p. Título Idioma Firma
1 78ª – U.K.E. Valencio 1993 — Atentu!!! valenciaj esperantistoj !!! epo
2–3 VALENCIA 93, finfine epo Augusto
3 [Faksimilo de la letero de UEA konfirmanta la 78an Universalan Kongreson en Valencio] epo John Wells; Ian Jackson
4 LA 9ª NOVEMBRO — VI POVAS KOMENCI PARTOPRENI EN UNIVERSALA KONGRESO DE VALENCIO epo
5 LA AŬTENTECO epo Johano Antono
5 51a HISPANA KONGRESO epo
6 RAFAEL PERIS ESTIS TIE — 43ª KONGRESO DE I.F.E.F. OLOMOUC – ĈEKOSLOVAKIO epo Rafael Peris
7 POR EKLERNI ESPERANTON — ELEMENTA KURSO epo
7 POR PLIBONIGI NIAN ESPERANTON — SUPERA KURSO; KONVERSACIA RONDETO epo
7 POR PLENIGI LERNOĈAMBRON PROPAGANDU ESPERANTON epo
8 POLEMIKO PRI ESPERANTO EN ĴURNALO «LA VERDAD» DE MURCIO epo
8 ENKETO DE LA FONDAĴO «FERNANDO SOLER» epo
9 NI ĜUIS ESPERANTON epo
10 VI ANKAŬ POVAS ĜUI ESPERANTON… epo
11 VIZITIS NIN: epo
11 POR PRAKTIKI ESPERANTON VI NE BEZONAS FORIRI EKSTERLANDEN epo
12 LABORI «PER» ESPERANTO… epo
13–14 RENKONTIĜO DE JUNA SUNO EN «EL PALMERAL» DE ELX epo
14 NOVAĴOJ EL ALMUSSAFES epo
15–16 PRI NATURO DE ESPERANTO epo VALE
16 Kristnaska Loterio epo
16 [Kolofono] spa

El boletín, entero

Página 1 del original
Página 1 del original

[BILDO p.1] Kapo de la bulteno, presita en verda koloro: rektangula verda bando kun la vortoj «VALENCIA LUNO» en grandaj blankaj literoj; maldekstre blanka desegnaĵo de la Torres de Serranos de Valencio; antaŭ la vorto «VALENCIA» blanka lunarko, kaj dekstre de «LUNO» kvinpinta stelo.

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO – FEDERACIO

GRAN VIA FERNANDO EL CATOLICO, 45, 3.ª ✳ ☎ 384 96 16 ✳ 46008 VALENCIO (HISPANIO)

Nº 32 – septembro 1991

78ª – U.K.E. Valencio 1993

[BILDO p.1] Desegnaĵo de granda kvinpinta stelo per konturaj linioj; sur ĝia centro kuŝas romba figuro plenigita per vertikalaj strioj kaj hakstrekoj.

Atentu!!! valenciaj esperantistoj !!!

Post du jaroj venos al ni esperantistoj el la tuta mondo

Ĉu ni estos pretaj por taŭge akcepti ilin?

Ĉu ni estos pretaj por profiti tian senripetan okazaĵon?

Ni havas apenaŭ du jarojn por aranĝi ĉion, tiel ke la Universala Kongreso de Valencio estu memorinda.

Ni havas apenaŭ du jarojn por plibonigi nian esperantan komprenon kaj paroladon tiel ke ni povos paroli kun homoj de ĉiuj nacioj kaj travivi la sperton de enprofundiĝi en veran internacian etoson.

Prenu denove viajn vortaron kaj gramatikon. Partoprenu en la kursoj kaj kolokvoj kaj praktiku la lingvon. Ni devas strebi ĝis somero de 1993, por ke Valencio sentos Esperanton kiel viva kaj vigla lingvo, kaj vera ilo por prisukcesi demokratan unuecon de la Homaro.

Página 2 del original
Página 2 del original

VALENCIA 93, finfine

Kion ni povas diri? Granda emocio sentas ni en ĉi tiu historia momento de la Esperanta movado, kaj universala, kaj hispana kaj valencia.

Oni bezonis 106 jarojn post la eldono de la unua gramatiko de nia Majstro por ke Valencio havu la honoron ricevi la esperantistojn de la tuta mondo kaj fariĝi la monda ĉefurbo de nia movado.

Post la oficiala peto prezentata en Varsovio en la jaro 1987, kun la invito de la tiama urbestro de Valencio Ricart Pérez Casado, kvar longajn jarojn pasis sen ricevi oficialan respondon de UEA. Sed finfine la «miraklo» okazis. Ene de la Solena Fermo de la UK de Bergeno la Ĝenerala Sekretario de UEA, Ian Jackson, oficiale proklamis Valencio kiel sidejo de la 78ª Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 1993.

Ĉi tiu sukceso ŝuldiĝas ne nur al la streboj de la esperantistoj kaj de la oficialaj instancoj de Valencio, sed al la granda apogo kiun la tuta Esperanta movado de Hispanio donis en ĉiu momento, kun granda espero, pacienco kaj iluzio.

Speciale ni volas danki la grandan apogon de nia kara prezidanto de H.E.F., Antonio Alonso Núñez, kiu tre kuraĝe defendis nian kandidatecon, en tre streĉiga kaj delikata kunveno kun la Prezidanto de UEA John Wells kaj la Direktoro de la Centra Oficejo Simo Milojeviĉ. Ni, kune kun kataluna samideano, prezentis al ili kvazaŭ «ultimaton», kaj je la fino de la kunveno, kun ĉiu punkto rilate la organizadon jam klarigita, finfine oni diskutis kaj aprobis en la kunveno de la estraro de UEA, kiu okazis unu horo poste, ke Hispanio organizu tiun Universalan Kongreson.

Ankaŭ ni devas danki la kuraĝan apogon de Luis Hernández, hispana komitatano, kaj María Rafaela Urueña, kiuj batalis dum la tuta kongreso por atingi ĉi tiun sukceson. Same ni dankas la fervoran apogon de ĉiu hispano kiu troviĝis en Bergeno, kaj ankaŭ de amaso da esperantistoj ne hispanaj kiuj ankaŭ apogis nin, kiel la vicprezidanto de UEA Roman Dobrzynski, la prezidanto de Kuba Esperanto Asocio Julián Hernández, la pola komitatano Lech Kosieniak, la ĉefredaktorino de Heroldo Ada Fighiera Sikorska, Ursula Gratapaglia, kaj centoj da esperantistoj kiuj ege deziris ke ĉi tiu Universala Kongreso okazu en Hispanio.

Página 3 del original
Página 3 del original

Do, jen la momento. La tuta Esperanto movado rigardas nin. Ĉu ni estos kapablaj organizi universalan kongreson kiu estu por ĉiam rememorata kiel mirinda travivaĵo? Ni estas certaj ke jes. Kun la helpo kaj entuziasmo de ĉiuj ni sukcesos kaj organizos kongreson efikan laŭ esperanta vidpunkto, amuza por ĉiuj, kaj sufiĉe malmultekosta por helpi la partoprenon de esperantistoj de la ĝis nun nomataj «nepagipovaj landoj», nome orienta Eŭropo, suda Ameriko, Azio kaj Afriko.

La laboro jam komenciĝis. Reprezentantoj de la LKK havis jam kunvenon ĉe la urbodomo kun la Vicurbestro Vicente González Lizondo, kiu prezentos oficialan proponon al la Ĝenerala Asambleo por ke la valencia urbodomo sin deklaru oficialan protektanton kaj kunlaboranton kun la Universala Kongreso; cedi la Palacon de la Muziko kiel kongresejo senpage (la normala kosto estas proksimume dek milionoj da pesetoj); sendi oficialan leteron al la Reĝo Juan Carlos apogante la peton ke li estu Honora Prezidanto de la Universala Kongreso; eldoni belan turisman proŝuron pri Valencio en Esperanto; aprobi ke la Orkestro de Valencio ludu por la kongresanaro; ke la urbestrino ĉeestu la Solenan Malfermo; ke oni faru oficialan Akcepton ĉe la urbodomo al la kongresanoj, k.t.p.

Ankaŭ baldaŭ ni havos kunvenojn kun la Konsilantaro pri Kulturo de la Generalitat; kun la skabeno pri Edukado; kun la Konsilanto pri Turismo, kun la urbestro de Cheste, k.t.p.

Ni ankaŭ deziras mencii ke ekde la 6ª ĝis la 11ª de Novembro ni havos la plezuron ricevi en Valencio la viziton de komisiono kiu venos el Roterdamo por paroli kun ni, viziti la aŭtoritatulojn, kaj konstati ĉu ni «funkcias» bone aŭ ne. Ni esperas ke la valencia esperantistaro gastigos ilin adekvate.

Do, jen ĉio ĝis nun. La afero jam marŝas. ANTAŬEN!

Augusto

[BILDO p.3] Faksimilo de letero sur la papero de Universala Esperanto-Asocio (kaplinio: «Universala Esperanto-Asocio / en konsultaj rilatoj kun UN kaj Unesko / Centra Oficejo: Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando», kun la ovala emblemo de UEA dekstre). La teksto estas manskribita per majuskloj:

BERGENO 3 AŬGUSTO 1991

AL: HISPANA ESPERANTO-FEDERACIO

ESTIMATAJ GEKOLEGOJ

KUN GRANDA PLEZURO NI KONFIRMAS, KE UEA AKCEPTIS VIAN INVITON OKAZIGI LA 78an UNIVERSALAN KONGRESON DE ESPERANTO EN VALENCIO DE 24 ĜIS 31 JULIO 1993. NI ANTAŬĜUAS KUNLABORI KUN VI EN LA REALIGO DE SUKCESOPLENA KONGRESO.

SINCERE SALUTAS

[subskribo] JOHN WELLS, PREZIDANTO — [subskribo] IAN JACKSON, ĜENERALA SEKRETARIO

Página 4 del original
Página 4 del original

xxx 78ª U.K.E. – VALENCIO – 1993 – 78ª U.K.E. – VALENCIO – 1993 – 78ª U.K.E. xxx xxx 78ª U.K.E. – VALENCIO – 1993 – 78ª U.K.E. – VALENCIO – 1993 – 78ª U.K.E. xxx xxx 78ª U.K.E. – VALENCIO – 1993 – 78ª U.K.E. – VALENCIO – 1993 – 78ª U.K.E. xxx

LA 9ª NOVEMBRO

VI POVAS KOMENCI PARTOPRENI

EN UNIVERSALA KONGRESO DE VALENCIO

En tiu dato, je la 14ª tagmeze, ĉiu esperantisto estas invitata al bankedo-omaĝo de la Komitato de UEA kiu vizitos Valencion, por ekkoni la kongresurbon kaj fari ĉefajn antaŭzorgojn.

Ni povas jam informi ke ĝi okazos en restoracio Nevada, apud Valencia Esperanto-Grupejo, en G.V. Fernando el Católico, kaj la kosto estos proksimume 1.500 ptojn.

Por pli da detaloj kaj aĉeto de tikedoj, direku al la Grupo de Valencio dum lastaj tagoj de oktobro.

xxx 78ª U.K.E. – VALENCIO – 1993 – 78ª U.K.E. – VALENCIO – 1993 – 78ª U.K.E. xxx xxx 78ª U.K.E. – VALENCIO – 1993 – 78ª U.K.E. – VALENCIO – 1993 – 78ª U.K.E. xxx xxx 78ª U.K.E. – VALENCIO – 1993 – 78ª U.K.E. – VALENCIO – 1993 – 78ª U.K.E. xxx

Pri JUNULARA PROGRAMO de la 78ª Universala Kongreso en Valencio, -1993-, por ĉiuj proponoj, sugestoj, kunlaboroj… skribu al:

Alberto Bermell c/ Plus Ultra, 23-4 E-46006 VALENCIO

xxx 78ª U.K.E. – VALENCIO – 1993 – 78ª U.K.E. – VALENCIO – 1993 – 78ª U.K.E. xxx xxx 78ª U.K.E. – VALENCIO – 1993 – 78ª U.K.E. – VALENCIO – 1993 – 78ª U.K.E. xxx xxx 78ª U.K.E. – VALENCIO – 1993 – 78ª U.K.E. – VALENCIO – 1993 – 78ª U.K.E. xxx

Rememoru ke donacoj por helpi la organizadon de la Universala Kongreso, oni devas sendi al:

Caja de Ahorros de Valencia Urbana Marchalenes 0069 c/ Málaga, 37 – Valencia 46009 cuenta nº 006931 0053 7732 GRUPO ESPERANTO DE VALENCIA UK 93

xxx 78ª U.K.E. – VALENCIO – 1993 – 78ª U.K.E. – VALENCIO – 1993 – 78ª U.K.E. xxx xxx 78ª U.K.E. – VALENCIO – 1993 – 78ª U.K.E. – VALENCIO – 1993 – 78ª U.K.E. xxx xxx 78ª U.K.E. – VALENCIO – 1993 – 78ª U.K.E. – VALENCIO – 1993 – 78ª U.K.E. xxx

Página 5 del original
Página 5 del original

LA AŬTENTECO

Nun ni estas rigardanta ion kion ni neniam povis suspekti: la dispartigon de la socialistaj landoj, Sovetunio kaj Jugoslavio.

Ĉiu landeto, ĉiu popolo, ĉiu etno, volas aŭtentiĝi, esti ĝi mem. Ĉiu sentas sin malsimila al la ĉirkaŭantaj popoloj sed kontraŭstare ili ankaŭ kunigas federacie aŭ libervole.

La orientaj kaj okcidentaj germanoj kunigas pro sia popolfrateco, samtempe la germanoj ne sentas sin italoj aŭ francoj sed ĉiuj kune sentas sin eŭropanoj. La identecon de la popoloj oni karakterizas per kelkaj similaĵoj: historio, etno, kutimo… sed iom pli forta kaŭzo montras la aŭtenteco de la popoloj: la lingvo.

La lingvo distingas anglojn de nederlandanoj, portugalojn de grekoj, polojn de rusanoj, latvanojn de valanoj… kio povas kunigi ilin mem respektante la aŭtentecon? Nur neŭtrala lingvo kiel Esperanto povas kunigi ĉiun popolon sen konsterni ilin. «Ĉiu per sia lingvo kaj esperanto por ĉiuj».

Ĝis kiam la landestroj agnoskos ke ĉiu lando de Eŭropo povos kunigi unu la alian en la sama federacio se ne estas per komuna kaj supera leĝo, unu sola mono, kaj neŭtrala lingvo?

Ni praktiku la Esperanto-lingvon por ke, kiam tio sukcesu, ni estu pretaj por montri al la mondo ke nia lingvo estas taŭga por solvi la problemon.

Johano Antono

‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡

51a HISPANA KONGRESO

[BILDO p.5] Alte kontrasta foto de kvar viroj kaj knabo starantaj ekstere: du el ili kun kravato kaj sunokulvitroj, unu barbulo kun ĉapelo, kaj antaŭe knabo kun papilia kravato. Apudskribo:

José Añó, Manuel Gandara, Rucaden Davila kaj Fco José Davila, fotis sin profitante malgrandan paŭzon dum la plena kaj riĉa programo de la kongreso kaj lirika festo kiuj okazis en La Laguna.

Página 6 del original
Página 6 del original

RAFAEL PERIS ESTIS TIE

43ª KONGRESO DE I.F.E.F. OLOMOUC – ĈEKOSLOVAKIO

La L.K.K. organizis antaŭkongreseton en la ĉefurbo Prago, dum kvar tagoj. Tagemeze, ĉe nia alveno al la stacidomo atendis nin kelkaj geesperantistoj kiuj per siaj aŭtomobiloj transportis niajn valizojn ĝis la hoteloj. Poste okazis interkona vespero en la hotela salono. La duan tagon, post matenmanĝo ni vizitis la teknikan laborejon de fervojoj; vespere trarigardis la malnovan urbon de Prago kaj post vespermanĝo ni iris al la Nigra Teatro. La trian tagon, la 9ª majo, estis nacia festo kaj ni promenis tra la urbo. Posttagmeze ni busekskursis al kastelo Konopiste kaj post vespermanĝo ni ĉeestis al la Opero. La kvaran tagon trarigardo ĉe Prago, tagmanĝo en la urbocentro, ŝipekskurso, vespermanĝo kaj adiaŭo en la sama restoracio. La sekvantan tagon ni forveturis de la stacidomo al la urbo Olomouc. Partoprenantoj al la antaŭkongreso alestis 48, el kiuj 6 estis hispanoj.

Nia alveno al la stacidomo de Olomouc, estis atendata de gejunuloj en tipaj kostumoj kiuj oferis al ni panon kaj salon, simbolo de gastamo. Ankaŭ alestis la urba muzikistaro kiu per belaj komponaĵoj, regalis al la pluraj trajnoj sinsekve alvenantaj; tiele mi povis vidi, duonhoron poste, la akcepto de la trajno kiu venis el Vieno.

La solena malfermo de la Kongreso estis tre agrabla. Ĉeestis urbestro de Olomouc, vicdirektoro de la Ĉeĥaj Fervojoj, ĝenerala prezidanto de FISAIC kaj diversaj altranguloj. Dum la Kongreso okazis interesaj kunvenoj pri fervojo, fakaj prelegoj, ekskursoj, vizito tra la urbo, artabalo, renkontiĝo kun lokaj esperantistoj, k.t.p. en tuta semajno ĉe Olomouc tre agrabla . La organizado estis tre bona kaj akurata, la partoprenantoj estis pli ol 400 el dek naŭ landoj. Ĉeestis tridek ok hispanoj.

Mi havas belan rememoraĵon de la ĉeĥaj personoj. Ĉiuj kun kiuj mi parolis estis tre afablaj kaj agrablaj. Alia-flanke, la vivnivelo estas por ni, tre malmultekosta.

Rafael Peris

Página 7 del original
Página 7 del original

POR EKLERNI ESPERANTON

ELEMENTA KURSO

  • de la 2ª oktobro ĝis la 20ª decembro
  • gvidata de Felix Navarro
  • en sidejo Valencia Grupo: G.V. Fdo. Católico, 45
  • aliĝilo: 2000 ptoj. inkluzivas gramatikon, vortaron kaj kajeron.
  • horaro: lundon, merkredon kaj vendredon de la 7ª ĝis la 8ª, kaj de la 8ª ĝis la 9ª vespere.

POR PLIBONIGI NIAN ESPERANTON

SUPERA KURSO

  • de la 2ª oktobro ĝis majo
  • gvidata de «Vale»
  • en sidejo Valencia Grupo: G.V. Fdo. Católico, 45
  • aliĝilo: 700 ptoj. inkluzivas didaktikajn materialojn
  • horaro: merkredon de la 7ª ĝis la 8ª vespere.

KONVERSACIA RONDETO

  • de oktobro ĝis majo
  • gvidata de junula teamo
  • en Fondaĵo «Fdo. Soler», Duque de Calabria, 4, 2ª
  • aliĝilo: senpaga. Nepre havi la libron «Paŝoj al plena posedo»
  • horaro: sabatojn je la 5ª vespere.

↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓↓

↓↓↓↓ POR PLENIGI LERNOĈAMBRON ↓↓↓↓ ↓↓↓↓ PROPAGANDU ESPERANTON ↓↓↓↓

Georgo Moragues, kuraĝa kaj sindonema bibliotekisto de Valencia Grupo, multe suferas pro la malsufiĉa alesto al esperantaj kursoj kaj proponas kreskadon de propagando pri Esperanto kaj pri la kursoj.

Sekve al tiaj pensoj li agadas, kaj dimanĉo matene, kiam centraj estratoj el Valencio transformiĝas en vigla pulbazaro, li starigas faldtablon por elmontri kaj vendi esperantaĵojn (vortaroj, gramatikoj, kasedoj, insignoj, glumarkfolioj, ktp.) kaj propagandi la kursojn.

Por daŭrigi tian laboron li bezonas helpon. Kiu estas preta por akompani al Georgo kelkajn dimanĉojn?

Página 8 del original
Página 8 del original

POLEMIKO PRI ESPERANTO EN ĴURNALO «LA VERDAD» DE MURCIO

Okaze de la agnosko de kataluna lingvo en eŭropa parlamento, Luis Rubio verkis artikolon en la ĵurnalo de Murcio por plendi tian mezuron, ĉar tio grandigas elspezojn kiujn oni devas fari pro lingvaj aferoj la eŭropa komunumo, kaj ili jam superas trionon de ĝia tuta budĝeto. Tial, Luis Rubio taksas minoritatajn lingvojn kiel rezulto de nostalgioj, troa orgojlo, antaŭjuĝoj kaj arkeologia naciismo.

Samideano Pérez Ovilo respondis per artikolo kiu meritas kvarkolonan spacon en la sama ĵurnalo, kie argumentis ke la lingva kaoso estos ankoraŭ pli granda kiam la aliaj minoritataj lingvoj suksesos je la agnosko de siaj rajtoj, kaj ankoraŭ pli se eniras en la eŭropan komunumon la eŭropaj ekskomunistaj landoj. Tio estas la problemo, sed kio estas la solvo? Pérez Ovilo montras ke la solvo ĝis nun aplikata dividas naciojn en du grupoj, tiuj kiuj povas interrilati internacie per sia propra lingvo, kaj bone povas esprimi siajn pensojn, kaj tiuj kiuj devas interrilati internacie per lingvo de «aliaj», per kiu neniam povos esprimi siajn pensojn tiel vigle kaj flue kiel en la propra.

Pérez Ovilo argumentis ke internaciaj rilatoj neniam devas nek povas esti heredaĵo de privilegiuloj, ĉar tiaj rilatoj estas rajto de ĉiuj, de popolaj amasoj, kiuj havas barilojn en la vojo al la tutmondeco, bariloj de nekompreno pro lingvaj problemoj.

La vera solvo estas lingvo vere internacia, vere demokrata, vere facila kaj atingebla por ĉiuj, la lingvo Esperanto.


ENKETO DE LA FONDAĴO «FERNANDO SOLER»

Rilate la temon de la ĵurnala informo pri Esperanto, la Fondaĵo «Fernando Soler» aranĝas enketon por kolekti opiniojn kaj spertojn pri la rilatoj de esperantistoj kaj ĵurnalistoj, problemoj kiuj ofte aperas, ĉefaj demandoj, taŭgaj respondoj, ktp.

Tiuj kiuj havas iom por diri pri tio, demandu tian enketon al la:

Fondaĵo «Fernando Soler» Duque de Calabria, 4, 1ª Valencio – 46005

Página 9 del original
Página 9 del original

NI ĜUIS ESPERANTON

✳✳✳✳✳✳✳✳✳✳✳✳✳✳✳✳✳✳✳

Tre fruktodona esperantista vojaĝo tra Francio estis farata de kvar junaj geamikoj de nia regiono, la pasintan junion.

Ni, Alberto Bermell, Johano Fontecha kaj José Martínez, el Valencio, plus Teresa Soriano, el Alikanto, pasigis ok tagojn ĉe la fama esperanta kastelo de Gresillon.

Tie ni lernis la internacian lingvon kaj sekvis kursojn pri Cseh-metodo. Alberto kaj Johano trapasis la Seminarion A, ebligantan instrui laŭ tiu metodo: dum Teresa enkondukiĝis en la lingvo per ĝi. Krom la esperanta lernado kaj praktikado, ni ĝuis belegan lokon por feriado: regiono de gotikaj kasteloj kaj domoj, densaj herbaroj kaj arbaroj. Preskaŭ ĉiutage ni ekskursis kun aliaj geamikoj-esperantistoj al pluraj vidindaĵoj, piede, bicikle aŭ aŭtomobile.

Ĵus alvenantaj al la kastelo, surprizis nin tiel la ĉarmo de la loko kiel ĝia taŭgeco por gastigi esperantistaron. Oni disponas pri individuaj, familiaj kaj kolektivaj ĉambroj, sufiĉaj por 80 esperantistoj, aŭ, laŭplace, ampleksa tendejo. La manĝaĵo, normala aŭ vegetarana, estis varia, sana kaj bongusta, cetere priservata de atraktivaj francinoj. Servoj ne mankas.

Do, Gresillon estas por ni kreanto de esperanta etoso, ne tiel brua, kiel internacia kongreso, ktp. sed pli intima kaj kvieta.

Dimanĉe, la lastan tagon en Gresillon, aro da esperantistoj alvenis el Le Mans. Tiam ni konatiĝis kun S-ro Gestin, kiu kun sia edzino orientigis nin en Parizo. Ili estas ekzemplo de sindono imitinda de ĉiu esperantisto. Parizo ne bezonas priskribon. Tie, post kelkaj tagoj, ni dise forlasis Francion, vere ravitaj pri la vojaĝo kaj dezirantaj baldaŭ ripeti veturadon al Esperantujo.

[BILDO p.9] Alte kontrasta foto de la kastelo de Gresillon: granda ŝtona konstruaĵo kun multaj akraj tegmentoj, turetoj kaj kamentuboj, vidata de la parko.

Página 10 del original
Página 10 del original

VI ANKAŬ POVAS ĜUI ESPERANTON…

………….INTERNACIE……………..

La mirindan sperton kiu travivis samideano Bermell en Francio, malkovris al li la grandan plezuron de veraj internaciaj renkontiĝoj kaj jam aliĝis al alia, tiu kiu okazos

de la 27ª decembro 1991 ĝis la 3ª januaro 1992 en CUXHAVEN (Nordgermanio)

35ª INTERNACIA SEMINARIO DE GERMANA ESPERANTO-JUNULARO

kun la temo:

AMERIKO – ĈU 500 JAROJ DA CIVILIZACIO AŬ KOLONIISMO

partoprenos gejunuloj inter 14 kaj 26 jaroj kiuj bone regas Esperanton por, en internacia etoso, kune diskuti, lerni, ludi, danci, manĝi, dormi kaj festi per silvestra bufedo la novjaron.

Bermell deziras ne vojaĝi sola kiu estas preta por akompani al li?

Direktu al: Alberto Bermell – Plus Ultra, 23-4 – 46006 VALENCIO

………………………………………….

Se vi deziras ion pli serioza kaj grava, aliĝu al la rusa sesio de la

AKADEMIO INTERNACIA DE LA SCIENCOJ «SAN MARINO» Temo: Lingvo, kulturo, ekologio Moskvo – Leningrado de 29ª decembro ĝis 8ª januaro

la programo estas vere interesa laŭ ĉiuj flankoj kaj maleble resumi ĉi tie.

Se vi deziras pli informojn demandu al la redakcio de «Valencia Luno»

………….AŬ HISPANE……………..

MALAGO.- De la 7ª ĝis la 13ª oktobro, en Torokso,

ESPERANTAJ LABORTAGOJ pri la temo LA VARBADO DE ESPERANTISTOJ

Petu informojn al: Andaluzia Esperanto Unuigo, Poŝtkesto 864, 29080 MALAGO

………………………………………….

25ª KATALUNA KONGRESO DE ESPERANTO 31ª INTERNACIAJ FLORAJ LUDOJ 1-3 novembro 1991 TARRAGONA Festparolado de William Auld Aliĝu al Apartat 290 – 08280 SABADELL

…….AŬ VALENCIE…… Vidu sur paĝo 11ª

Página 11 del original
Página 11 del original

VIZITIS NIN:

Tiun ĉi someron vizitis Valencion multaj eksterlandanoj kiuj restis kelkajn tagojn kun ni.

✳ Granda aŭtobuso de gepoloj gvidata de du esperantistinoj. Ili aranĝis bone la vojaĝon dank al la helpo de la esperantistaro de Barcelono kaj Malago. Restis nur unu tagon en Valencio kaj apenaŭ povis kontakti neniun.

✳ Stefan Constantin de Bukaresto, filo de la prezidanto de la Rumana Esperantistaro. Ĉi tie li ĉeestis de la 31ª julio ĝis la 1ª aŭgusto, kaj poste foriris al Francio.

✳ Du geamikoj de Ismael el Ĉekoslovakio, de la 9ª ĝis la 16ª aŭgusto. La viro ne parolis multe en Esperanto, sed la virino estas instruistino de Esperanto en Prago. Niaj someraj lernantoj povis konstati ke Esperanto vere estas Universala Lingvo.

✳ Aŭtobusoj de hungaroj, gvidataj de pluraj esperantistoj, kiuj vendis multajn novajn librojn por la biblioteko de la Grupo. Ili ankaŭ parolis al ni pri la nuna situacio de H.E.A.

Bedaŭrinde preskaŭ ĉiuj esperantistoj forirantaj pro la somera libertempo, ne povis paroli kun ili, sed tiuj kiuj restis tie ĉi, dum momentoj povis imagi ke ili vojaĝas eksterlanden.

‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡‡

POR PRAKTIKI ESPERANTON VI NE BEZONAS FORIRI EKSTERLANDEN

partoprenu en la Esperantaj Tagoj!!! je la 8ª horo en sidejo Valencia-Grupo

Tie oni parolas kaj diskutas tute en Esperanto pri iu ajn temo de la vivo. Vidu la proksimajn tagojn:

18ª Oktobro.- Alberto Bermell VOJAĜO AL GRESILLON

25ª Oktobro.- «Vale» KELKAJ PROBLEMOJ PRI LA BELSONECO EN ESPERANTO

15ª Novembro – Jorge Moragues EKOLOGIO

Decembro – Augusto Casquero INTERNA FUNKCIADO DE LA UNIVERSALA KONGRESO

Página 12 del original
Página 12 del original

LABORI «PER» ESPERANTO…

Esperanta grupo neniam devas esti geto kie izoligas esperantistojn, sed ilo por pligrandigi niajn ordinarajn rilatojn kun la socio.

Por tio jam delonge la esperanta movado trovis rimedon: la fakaj asocioj kiuj permesas taŭge prilabori la problemojn de la vivo, aŭ la agadon kiu plej interesas vin, per helpo de Esperanto.

Se vi aliĝas al fakaj grupoj aŭ asocioj, vi eniras en medio kiu arigas dokumentojn (librojn, artikolojn, bultenojn) laŭ la elektita temo kaj tiel vi povas fari kiel ponto inter nacia kaj internacia kulturo, tradukante tekstojn el Esperanto por proponi ilin al nacilingva bulteno aŭ tradukante artikolojn el nacia lingvo en Esperanton por proponi ilin al Esperanta gazeto.

…INTERNACIE,

Vidu, per alfabeta ordo, la fakajn asociojn kiuj funkcias internacie:

agrikulturo, arto, ateismo, aŭtomobilismo, bahaismo, bibliismo, biblioteko, biciklado, biologia nonenklaturo, blinduloj, ekologio, ekonomio, ekumenismo, etnismo, evangeliismo, fervojistoj, filatelo, filologio, filozofio, foto, goo, handikapuloj, instruado, jogo, ĵurnalismo, katolikismo, komputado, komunismo, kooperativismo, kvakerismo, laboristoj, matematiko, medicino, mensa, ministoj, mormonoj, muziko, naturismo, oomoto, paco, P.T.T., radio-amatoro, radio-aŭskultado, religio-kompara, rotario, samseksamo, scienco, skoltoj, speleologio, spiritismo, stenografio, ŝako, ŝako-heksagona, turismo, vegetarismo, verkistoj, veteranoj.

…VALENCIE,

En valencia komunumo estas pli-malpli aranĝitaj la sekvantaj fakgrupoj: ekologio, helpo, informado, instruado ne-universitata, junularo, komerco, konsumo, kulturo, sporto, turismo, universitato kaj esploro.

…KAJ FREŜE

La lasta faka asocio estis fondita en Bergeno la 1an aŭgusto 1991, sub la nomo Monda Kunagado por Eduko, Scienco kaj Kulturo kaj inter siaj celoj estas «peri ideojn kaj informojn inter UNESKO kaj esperantistoj»

Kontaktu kun la fako kiu interesas vin aŭ proponu alian, sed agu esperante en la ordinara vivo.

Página 13 del original
Página 13 del original

RENKONTIĜO DE JUNA SUNO EN «EL PALMERAL» DE ELX

Lasta renkontiĝo de la Valencia-Murcia Junulara Esperanto-Asocio okazis en la luksa kampingo «El Palmeral», en Elx (Alakanto)

La sabaton 28an, vespere, oni banis sin en la naĝejo, oni noktomanĝis fratece kaj oni irir diboĉi, profitante la viglan noktovivon en Elx. Dimanĉe matene, oni aranĝis aŭdvidan montradon pri esperantaj eventoj, en la televidĉambro de la kampingo. Unue oni vidigis filmaĵon pri la ĉijara kaj unua valencia-murcia Esperanto-kongreso kaj pri la lasta U.K. en Bergeno. Ambaŭ vidbendoj estis aranĝitaj kaj klarigitaj de Pedro Ruiz, el Murcio. Sekve, la valenciurbanoj projekciis lumbildojn, dismontris fotaĵojn kaj prelegis pri ĉisomera Esperanta vojaĝo al la kastelo Gresillon kaj al aliaj lokoj de Francio.

Post la komuna tagmanĝo, ankoraŭ en la kampingo, oni iris al la granda parko de Elx por fari la asembleon. Fine, Antonio Verdú, elĉano, ciceronis al ni tra la urbo kaj la fama botanika ĝardenego «Huerto del Cura».

En ĉi tiu renkontiĝo ni ĝuis la eksterordinaran ĉeeston de la vaska esperantistino, Igone Manciles, kiu venas al Valencio por studi.

DECIDOJ DE LA ASEMBLEO:

1.- Venonta renkontiĝo okazos ree en Elx, sed en la montara feridomo de Antonio Verdú. Dato: 30a de novembro kaj 1a de decembro. Oni informos pri detale.

2.- Antonio Verdú anstataŭos Amparon Boluda, kiu devis esti la kunordigatigo. José Martínez estas la nova kunordiganto.

Antonio Verdú Caselles M. Benlliure, 84, 6º, 1ª E-03201 ELX (Alikanto) Tel. (96) 544 97 41

José Martínez Hernández Mediterráneo, 22, 1º E-46011 VALENCIO Tel. (96) 371 07 42

3.- Oni starigas rilatojn kun la franca urbo Perpignan, pere de kontaktulo, kiun oni havas jam. Prizorgas: Alberto Bermell.

4.- La L.K.K. de la hispana Esperanto-kongreso en Mérida informas al ni, ke tiu ne koincidos kun la «paska junulara renkontiĝo» sed ĝi okazos 1an-3an de majo 1992. Do la junularo daŭrigos kun la intenco kunpartopreni la kongreson, kaj aliklanke oni organizu la «paskan junularan renkontiĝon» en la mezo de Hispanio, ĉirkaŭ Madrido

Página 14 del original
Página 14 del original

kaj Segovio, kiel oni priparolis en la lasta P.J.R en «El Saler» (Valencio)

5.- Antonio Verdú vokas al aliĝo al Pasporta Servo de TEJO. Sciigante ke ekzistas la eblo ne gastigi, sed serĉi gastejon por la esperantistoj vizitantoj.

6.- Por purigi la adresaron de JUNA SUNO, oni dissendas aliĝilon, por ke tiuj personoj (ne organizaĵoj) kiuj volas ricevi la informilon faru sin membro aŭ apogantoj.

7.- JUNA SUNO renovigas sian kotizon al HEJS-HEF kiel junulara asocio. Laŭ decido en «El Saler», ĉiuj junul(ar)oj interesataj de tutŝtata kunagado utiligus junularan parton en «Boletin» de HEF kiel comuna informilo.

NOVAĴOJ EL ALMUSSAFES

Dum patronaj festoj celebritaj la pasinta julio, la Klubo Esperanto Kultura Centro el Almussafes, prezentis al la lernantino Beatriz Sabater Muñoz kiel reprezentantino de nia Klubo je la sekvantaro de la reĝino de la Festoj.

Sendube estis agrabla novaĵo ĉar tio faris ke la gejunulojn montris iomete pli da intereso pri la signifo de la Internacia Lingvo.

Alia flanke, la venontan 8ª de Oktobro komenzos denove la kurso de Esperanto en Kultura Centro, gvidata de nia samideano Francisco Ramirez.

[BILDO p.14] Alte kontrasta grupfoto de ĉirkaŭ dek kvin personoj — plenkreskuloj, gejunuloj kaj infanoj — starantaj antaŭ granda standardo kun kvinpinta stelo supre; pluraj el ili tenas florbukedojn. Apudskribo:

Grupo de gesamideanoj dum la flora ofero al la Sankta Kruco, okaze de la festoj de Almussafes, la 15ª julio 1991, kaj prezentado de la standardo de la Klubo Esperanto de Almussafes.

Página 15 del original
Página 15 del original

PRI NATURO DE ESPERANTO

Al D. Santiago Miquel Planas

Ho jen vi Esperanto! Ne glora kaj fiera nur orfa, senpotenca, senforta, senmatura…

(K. Kalocsay)

Mi ĉiam pensis kaj pensas ke Esperanto estas antaŭ ĉio zamenhofa lingvo kaj eĉ la iniciatintoj ekdevus legi almenaŭ tekstojn zamenhofajn, se ne la tutan fundamenton almenaŭ paragrafojn. Krom mi opiniis, kiel multe da kleruloj kredis kaj kredadis, ke en la fundo Esperanto estas realece latino.

Sed estis momento, en mia esperanta vivo kiam mi disreviĝis de tiu ideo. Historie, mi memorigus al L. de Beaufront kiun mi admiras (malgraŭ lia perfido kaj mallerteco ĉe la disvolvado de liaj esperantaj aferoj) precipe pro du motivoj: li sukcesis disvastigi Esperanton en Francujo kaj li estis la unua aŭtoro vere preokupita pri Gramatiko, ĉar la unuaj rusaj verkintoj skribadis kompreneble en anarkia stilo.

En 1907 aperis Ido-skismo, pri kio Courtinat klarigis al ni tion, ke tiu «HEREZO» estis sociopolitika aspekto pli ol vere lingva problemo. Kaj tuj poste, danke al la dialektiko ŝprucinta inter Couturat kaj De Saussure. Esperanto progresis en la gramatika parto pri VORTFARADO, ĝis ke Kalocsay kaj Waringhien (W.) povis ellabori Literaturon, Gramatikon, Poetikon, Enciklopedion, k.t.p. tial ke ni povas hodiaŭ konsideri tiujn aŭtorojn kiel veraj (1) interpretistoj de Zamenhof.

Sed, kio do, estas strukture Esperanto?

A) Laŭ W. la aspektoj de la esperantaj verboj estas kvin:

1.- Komenca aŭ inkoaktivo: Afiksoj: EK kaj IĜ.

2.- Momenta aŭ momentaneo: EK

3.- Daŭra, durativo aŭ imperfekto: AD kaj AT

4.- Ripeta – iterativo: RE

5.- Fina: perfektivo: IT

«kaj la aspekto konsistigas la bazon de la konjugacio en ĉiuj SEMIDAJ LINGVOJ» (W.)

B) Rilate la participojn: «Esperanto posedas aktivaj, pasivaj, medialaj, faktitivaj, preteritaj, precencaj, futuraj k.t.p. Tiu abundo memorigas la HELENAN MORFOLOGION» (W.)

(1) Ni kutimas meti ĉiujn predikativojn en nominativo

Página 16 del original
Página 16 del original

C) Ni ankaŭ pensas ke el la Latino, Esperanto riĉigis sin rilate al la strukturo de la frazo, atentante precipe la problemon pri l’akuzativo.

D) Kaj ĉiuj ni scias ke la angla lingvo faciligis kaj sanbalastigis Esperanton liberigante ĝin de la pezaj slavaj deklinacioj kaj konjugacioj.

Resume: ni povas diri ke en la ARĤETIPO de Esperanto sidas efective la patrinaj pralingvoj de nia historia civilizacio, nome HEBREO, GREKO kaj LATINO kaj la tri menciintaj subteniloj havas sian propran gravecon: Alivorte, ni povas diri ke strukture Esperanto estas sinteco de ĉiuj semidaj kaj indoeuropaj lingvoj.

* Ĉu vi konvinkiĝas jam, amata leganto, kiel Esperanto estas vere INTERNACIA LINGVO?

* Ĉu vi komprenas kiel la ceteraj planlingvoj precipe tiuj kiuj de Esperanto trafas refoje al la latino, kaj nur al la latino: Ido (Couturat 1907); Occidental (E. von Wahl 1922); Novial (Jespersen 1927-1934) kaj Interlingva IALA (Gode 1951), estas kondamnitaj al frakaso?

* Ĉu vi komprenas la fakton ke Esperanto estas la unika planlingvo kiu disvastiĝis tra la tuta mondo?

Rememoru la zamenhofajn vortojn: «Kio do en tia okazo restus por fari al la aŭtoro de ia nova lingvo, se tia iam aperus? Al li restus jam nenio ol… eltrovi la jam eltrovitan Amerikon!» (F.K.)

VALE Valencio-Cheste, majo 1991

Kristnaska Loterio

Kiel ĉiujare, denove Valencia Esperanto-Grupo partoprenas en la kristnaska loterio, kio vere helpas sian ekonomion. Ĉi jare la numero estas 40.742

Vi povas aĉeti ĝin por vi mem, aŭ, pli bone por la Grupo, vi povas disvendi ĝin inter viaj amikoj kaj konatuloj. DANKON!

Edita: Grupo Esperanto de Valencia Redactores: José Añó y Pascual Pont Imprime: Estudio Puig – Planas, 12 – Valencia Depósito Legal V-1683-1983

Valencia Luno n.º 33 (enero de 1992)

Texto completo del número 33 de Valencia Luno, el boletín del Grupo de Esperanto de Valencia, de enero de 1992: 17 páginas transcritas del original.

Portada de Valencia Luno n.º 33, enero de 1992.
Portada de Valencia Luno n.º 33, enero de 1992.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1992_n33_jan

Qué tiene de especial este ejemplar

  • La página 17 no forma parte de la composición del boletín: es el facsímil de una circular aparte, en un tipo de matriz de puntos bien distinto, que convoca la reunión abierta sobre el Congreso Universal de 1993 en el Liceo Esperanto de Madrid para el 29 de febrero de 1992. Eso es lo que hace que el ejemplar tenga un número impar de páginas.
  • Esa misma circular de la página 17 va firmada solo como «La prezidanto de LKK»: debajo hay una firma manuscrita con un trazo largo y curvo que atraviesa todo el nombre, sin ningún nombre impreso que la identifique.
  • La dirección del grupo cambia de forma dentro del mismo número: la cabecera de la página 1 imprime «GRAN VIA FERNANDO EL CATOLICO, 45, 3.º», mientras que el recuadro de la asamblea (p. 3) y el pie de la página 5 llevan «45, 3ª», y la carta de la UEA (p. 6) va dirigida a «45-3a».
  • Los dos emblemas del 3.er Congreso de la Federación que salen en la página 5 no dicen lo mismo: en el de arriba, las iniciales verticales que hay junto al mapa son «V.M.», «E.», «F.», y en el de abajo son «V.E.F.» con el texto vertical «KAJ MURCIO». Fuera del contorno valenciano, una estrella marca una población con una leyenda impresa tan pequeña que apenas se lee.
  • El nombre de la población del congreso aparece de dos maneras en la misma página 5: el emblema imprime «CALLOSA DE SEGURA» y el texto y la dirección de contacto, «Callosa del Segura».
  • El anuncio de la obra de teatro «ZAMENHOF, DOCTOR ESPERANTO» (p. 4) da la dirección del autor con un código postal de seis cifras, «080240 MANRESA»; el de Manresa es 08240.
  • El número imprime los nombres propios sin sus signos diacríticos, de modo que quien los busque en la forma completa no los encontrará: los enviados de la UEA son «Simo Milojevic» y «Nikola Rasic» (Milojević, Rašić), y las páginas 10, 11 y 16 llevan «Juan Antonio Gimenez», «Francisco Cabezas Jimenez» y «Angel Mañero González».
  • El esperanto del número lleva calcos del castellano y formas que no son las habituales, y son del papel, no de esta copia: «placas», «eksaliĝas», «restorario Nevada», «operaciaro», «stangebla», «trascendi» y «Por ekzemplo» por «Ekzemple».

Qué hay en este número

p. Título Idioma Firma
1–2 ESPERANTO: ĈU LINGVO?, ĈU MOVADO? epo Johano-Antono
3 VALENCIA ESPERANTO-GRUPO — JARA ORDINARA ASEMBLEO epo
3 [Alvoko pri la jarkotizo: «Ĉu vi jam pagis vian jaran abonkotizon al la Valencia Esperanto-Grupo…»] epo
4 BIBLIOTEKA FAKO — MALLONGAJ NOVAĴOJ epo
5 [3ª VEF KONGRESO — okazos la 27ª-28ª junio 1992 en Callosa del Segura] epo
6 [Letero de UEA al la redakcio: «Kara kolego…»] epo Mark Fettes
7 [Reklamo de UEA: «LA ESPERANTO-KOMUNUMO»] epo
8–10 PROTOKOLO DE LA VIZITO DE LA KOMISIONO DE U.E.A. AL VALENCIO epo
11 POR KONGRESUMI: PROVIZORA LABORPLANO epo
11 52ª HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO — MERIDA epo
11 77ª UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO — VIENO epo
12 LAŬDO AL LA STULTECO (beletraj paĝoj; ĉapitro 25ª) epo Erasmo de Roterdamo; esperantigis: Vale
12 SPRITAĴOJ DE ULEKSO epo
13–15 PRI VORTFARADO KAJ VORTDEVENADO epo VALE
16 NEKROLOGOJ — María Teresa Martí epo
16 NEKROLOGOJ — Armando Cortés García epo
16 [Kolofono] spa
17 MALFERMA KUNVENO PRI UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO, VALENCIA 1993 epo La prezidanto de LKK

El boletín, entero

Página 1 del original
Página 1 del original

[BILDO p.1] Kapo de la bulteno: blanka surskribo «VALENCIA LUNO» sur verda fono; maldekstre desegnaĵo de la Turoj de Serrans (Torres de Serranos), inter la du vortoj granda falĉilluno, kaj dekstre kvinpinta stelo el konturoj.

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

GRAN VIA FERNANDO EL CATOLICO, 45, 3.º * ☎ 384 96 16 * 46008 VALENCIO (HISPANIO)

Nº 33 – januaro 1992

ESPERANTO: ĈU LINGVO?, ĈU MOVADO?

Ĉiu eklernanto de la lingvo Esperanto rigardas la aktivecon de la esperantistoj: ilian agadon, lernadon, instruadon, sindonemon, propagandon, kongresadon, renkontiĝadon ktp. En ĉiu aktivado estas manifestata la propagandemon, aŭ la sindoneman kaj senpagan laboron por varbi novajn esperantistojn, kaj iom post iom la novbakita esperantisto estas ensorbigita senkonscie de la disvastigata movado.

Nun estas la momento por halti kaj hezite mediti. Ĉu Esperanto estas lingvo aŭ movado?. Se lingvo, kion faras la movado? Se movado, kion faras la lingvo? Ni ŝanĝas la demandon kaj diras, Ĉu la lingvo vivos sen movado? Ĉu la movado, sen lingvo? Ni rekte konkludas jesante: Esperanto estas movado kaj lingvo samtempte. Kie ni povus lerni esperanton sen la movado?

Ĉiu lernanto de iu ajn lingvo, devas vojaĝi al la koresponda lando por praktiki kaj konstati sian vortprovizon, pruvi sian parolnivelon, streĉi la menson ĉe embarasaj situacioj. Ni devas fari la samon por la lingvo Esperanto. Ĉu ne estas Esperantujo iu ajn renkontiĝo aŭ kongreso? Kiu do kapablus organizi Esperantujon sen «la movado»?

Página 2 del original
Página 2 del original

Kompreneble, la mitoj estas praideoj; la simboloj aspektas aparteni al unu geto aŭ partio; la interna ideo ne placas al novaj generacioj; publika propagando ridindigas la situacion, ktp. Sed ne por tio ni devas degeligi ĉiun movadkonstruon, tio daŭras kaj finiĝos kiam la lingvo Esperanto estus prenata kiel propaĵo de nacia aŭ internacia registaro, kiam estos institucio en Universitatoj, kaj devigata studado en bazaj kaj mezaj lernejoj. Tiam, la movado malaperos, ne funkcios, restos sen senca ekzistado.

Momente, kiu eksaliĝas de la Grupoj kaj Esperantaj Asocioj, (tio estas de la Movado) similas nedankema. Ĉu izolite povos praktiki la paroladon? Eble li estas fiera persono kiu sendepende povos daŭri pli perfekte ol kune; Ĉu liaj ideoj estas pli perfektaj ol tiuj de la grupanoj?

Ni devos pripensi pli bonan solvon, pli aktualan aspekton por la Movado ol flankigi ĝin. La Manifesto de Raŭmo (1980) ŝajnas ĝian identecon disigante Esperanton de la precelaj sloganoj: Esperanto estas la dua lingvo. Esperanto estas komenco de paco. Sennacia lingvo estas pli demokrata ol la imperiismo de devigata nacia lingvo, ktp. La Manifesto celas disvastigi Esperanton realigante pozitivajn valorojn:

  • propedeŭtiko por lingvoinstruado
  • kontaktoj inter ordinaraj homoj
  • kontaktoj sendiskriminaciaj
  • novtipa internacia kulturo

Do, la propra kulturo de Esperanto, uzi ĝin kiel laborlingvon, uzi ĝin en internaciaj rilatoj, atingos ke la kleraj homoj lernu Esperanton por koni interesajn konkludojn de la parolataj temoj, eseoj, verkoj, publikaĵoj, indaj legaĵoj. Ankaŭ ni konkludas per la Proklamo de Voss (1991): la celo al kvalito estas laŭdinda, sed necesas konstati, ke la kvalito plej ofte fontas el kvanto».

Internaciaj kongresoj kaj renkontiĝoj estas esencaj por la asimiligo de homoj al nia lingva komunumo, ofte kongresi estas la plej efika maniero por lerni, instrui kaj propagandi (pardonu se mi diras propagandi) Ĉu vi povos sola, sen Movado?

Johano-Antono

Página 3 del original
Página 3 del original

************************************************************
*                                                          *
*   VALENCIA ESPERANTO-GRUPO                               *
*   JARA   ORDINARA   ASEMBLEO                             *
*                                                          *
*     La venontan 12an de februaro 1992                    *
*     je la 7a vespere, kiel unua kunvoko                  *
*     kaj la 7 ½, en dua kunvoko                           *
*     en nia sidejo,                                       *
*     G.V. Fernando el Católico, 45, 3ª                    *
*     Valencio                                             *
*                                                          *
*     okazos la statuta asembleo de la Valencia            *
*     Esperanto-Grupo laŭ la sekvanta                      *
*                                                          *
*                    T A G O R D O                         *
*                                                          *
*   1.- Legado kaj aprobo de la lasta akto                 *
*   2.- Financa raporto 1991                               *
*   3.- Jarraporto 1991, celoj kaj aktivecoj por 1992      *
*   4.- Budĝeto 1992                                       *
*   5.- Renoviĝo de la estrarano                           *
*   6.- Demandoj kaj sugestoj                              *
*                                                          *
************************************************************

Ĉu vi jam pagis vian jaran abonkotizon al la Valencia Esperanto-Grupo por 1991.?

Rememoru ke ĝi estas 3.000 ptoj. por plenrajta ano kaj 1.500 ptoj. por subtenanta membro kaj vi povas aboni per banka pago al la konto:

BANCAJA Urbagentejo nº 9 – Fdo. Católico konto nº 0009 3101169604 Valencia Esperanto-Grupo

Por tiuj malmultaj samideanoj kiuj ofte forgesas la jarkotizon, nun estas taŭga tempo por pagi la jaron 1992 kaj kovri la ŝuldon de 1991.

Página 4 del original
Página 4 del original

BIBLIOTEKA FAKO

MALLONGAJ NOVAĴOJ

Unu el la plej gravaj celoj de la Valencia Esperanto-Biblioteko estas la helpo al la bibliotekistino de la Publika Biblioteko kaj Revuaro de Valencio en la placo de Maguncia. La Grupo sendis noton al la ĉefurbestrino por informi ŝin pri tia laboro.

Se vi deziras koni la novan funkcion, petu al la bibliotekisto kopion de la «Interna Normaro de la Biblioteko de VEG.» Socianoj de la Biblioteko kaj aliaj Bibliotekoj ricevos ĝin frue.

Ni bezonas grandan ŝrankon por enmeti librojn. Ĉu vi povas helpi nin? Prefere metala, kun bretoj delokeblaj, surrelaj kristalaj pordoj, kaj 2 metroj alta, 1’8 longa kaj 0’3 larĝa, proksimume. Telefonu al nia automata respondilo, 384 96 16. Dankon!.

En Burjasot estas nun jam preskaŭ finita malgrandeta biblioteko por la nova Grupo Esperanto Rondeto. Se vi havas iun libron troa, bonvolu doni ĝin al:

ESPERANTO RONDETO – (Agrupación Musical «Los Silos») c/ Concepción Arenal, 10 – 46100 BURJASOT

Ni invitas ĉiujn esperantajn bibliotekistojn aligi al ANABAD

Se vi havas anekdoton pri la historio de la esperanta movado en la Valencia Komunumo, vi povas helpi multege sendante ĝin al nia samideano Juan Antonio, kiu bezonas pli da notoj por fini sian historion kaj eldoni ĝin por la Universala Kongreso de Valencio 1993.

[BILDO p.4] Reprodukto de la kovrilo de teatraĵo: supre la nomo de la aŭtoro «MARTÍN CAMPRUBÍ PUIGNERÓ» kun horizontala streko sube; en la mezo desegnita busto de kalva, barba Zamenhof kun okulvitroj, papilikravato kaj jako; sube la titolo «ZAMENHOF, DOCTOR ESPERANTO».

Diskunigu la vivon de Zamenhof per tiu ĉi teatraĵo.

Aĉetu ĝin po 500 ptoj. al la aŭtoro, en strato Circunvalación, 100, 2º. – 080240 MANRESA

Página 5 del original
Página 5 del original

[BILDO p.5] Emblemo de la kongreso: supre «3a. KONGRESO V.E.F.» kaj «1992 CALLOSA DE SEGURA»; maldekstre ovala nigra makulo kun terglobo kaj la blanka vorto «ESPERANTO», ĉirkaŭita de «VALENCIA» supre kaj «FEDERACIO» sube; dekstre skiza mapo de la valencia lando kun la markitaj lokoj Benicasim, Castellón, Valencia, Alicante, Callosa de Segura kaj, ekster la konturo, stelo kun la vertikala surskribo Alcantarilla[?]; apud la mapo la vertikale aranĝitaj inicialoj «V.M.», «E.», «F.»; malsupre «27an-28an JUNIO».

Decido de 2ª VEF Kongreso estis: «… estontece la Kongreso okazos la trian semajnofinon post Pasko se ĝi ne koincidos dum monato majo, ĉar en tia okazo ĝi revenos al la dua semajnofino post Pasko».

En 1992 la tria semajnofino post pasko estos la 9ª-10ª de majo; do reveninte al la dua, ĝi estos la 2ª-3ª de majo. Sed en tiaj datoj okazos la Hispana Kongreso, kaj la Daŭra Estraro, post konsulti la prezidantojn de federaciitaj grupoj, decidis ke la

3ª VEF KONGRESO okazos la 27ª-28ª junio 1992 en Callosa del Segura

Samideanoj el Callosa kaj Alakanto vigle laboras por ke ĝi ne estu rutina kongreso, sed alloga, kun:

  • Arta prelego
  • Esperanta ekspozicio
  • Muzika koncerto
  • Vesperfestivalo
  • Vizito al la urbo
  • Esperanta kino
  • I.L.E.I. ekzamenoj
  • Kunlaborado kun la 78ª UNIVERSALA ESPERANTO KONGRESO
  • Omaĝo al Sro. Francisco Zaragozá Ruiz

[BILDO p.5] Desegnaĵo de atleto kiu transsaltas obstaklojn sur kurejo, kun tribuno malantaŭe. Apude, ripeto de la kongresa emblemo: «3a. KONGRESO VALENCIA ESPERANTO FEDERACIO / CALLOSA DE SEGURA / 1992», la skiza mapo, la vertikalaj inicialoj «V.E.F.», la vertikala teksto «KAJ MURCIO» kaj sube «27an-28an JUNIO».

Ankaŭ Alakanto klopodas gastigi samideanojn el gemelita urbo Riga, por krei veran internacian etoson.

En venonta «Valencia Luno» ni informos pri pli detala kaj konkreta programo kaj aliĝilo. Nun, direktu viajn sugestojn al

  • Sro. José Mª Bernabeu Franco – Gral Primo Rivera, 6 03360 CALLOSA DEL SEGURA aŭ
  • V.E.F. – G.V. Fdo. Católico, 45, 3ª – 46008 VALENCIO

Página 6 del original
Página 6 del original

[Faksimilo de letero de UEA al la Valencia grupo.]

[BILDO p.6] Leterkapo de UEA: dekstre la ovala emblemo de la Asocio (du interplektitaj cirklaj formoj en ovalo).

Universala Esperanto-Asocio en konsultaj rilatoj kun UN kaj Unesko Centra Oficejo: Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando Telefono +3110 436 10 44 / 436 15 39 / Telefakso 436 1751 / Telekso 23721 uea nl

Grupo Esperanto de Valencia G. V. Fernando el Católico 45-3a E-46008 Valencia Hispanujo/Spanje

Roterdamo, la 2-an de decembro 1991

Via uea-kodo: gesv-s

Kara kolego,

Ni redaktoroj estas bonŝancaj. Nuntempe ni povas prezenti al niaj legantoj unu el la plej ekscitaj fazoj en la historio de Esperanto: epokon de tutmondiĝo.

UEA estas kvazaŭ simbolo de tiu tutmondiĝo. En la lastaj jaroj ade aliĝas al ĝi novaj landaj asocioj el ekster Eŭropo. Samtempe ĝi donas pli kaj pli da helpo al la multaj naskiĝantaj movadoj de Afriko kaj Azio.

Estas ĝojige, ke niaj membroj tiom bone komprenas tiun rolon kaj malavare subtenas ĝin. En la lastaj kvin jaroj la individua membraro de UEA kreskis de 6 679 en 1986 ĝis pli ol 8 000 en 1991. Unuafoje post la dudekaj jaroj UEA atingis tian ciferon — kaj tio certe bone aŭguras por nia movado kiel tuto.

Nun ni petas vian helpon daŭrigi tiun kreskon. Ĉi-kune vi ricevas prespretan anoncon por via revuo. Ni esperas, ke en unu el la venontaj numeroj vi povos trovi spacon por aperigi ĝin. Kaj ni volas substreki, ke ne temas nur pri unudirekta helpo. Per membriĝo en UEA, la esperantistoj en via lando aŭ fako ricevos pli da informoj, pli da ŝancoj por internacia agado. Ili povos aktivi pli multe kaj pli efike, ankaŭ por landaj kaj fakaj celoj.

Cetere, ni tre volonte ricevos komentojn aŭ proponojn pri la membrokampanjo de UEA. Ĝian celon de 10 000 membroj ni certe atingos nur per komuna klopodo; kun la konscio, ke ĝi helpas al ni ĉiuj.

Kun sinceraj bondeziroj por via redakta laboro, elkore dankas kaj salutas

[BILDO p.6] Manskribita subskribo de Mark Fettes.

Mark Fettes redaktoro de «Esperanto»

Poŝtĉekkontoj: Poŝta Banko Nederlando: 37 89 64 (ĝiroficejo Den Haag); Svedio 74374-0; Svislando: 12-2310-0. Bankoj: Bank Mees & Hope, Postbus 749, 3000 AS Rotterdam, konto: 25.52.89.804. Amro Bank, Postbus 949, 3000 DD Rotterdam, konto: 42.60.51.599

Página 7 del original
Página 7 del original

[REKLAMO p.7] Tutpaĝa anonco de UEA.

[BILDO p.7] Sur nigra fono, la frazo «LA ESPERANTO-KOMUNUMO» kompostita per blankaj kartetoj, el kiuj forfalis ĉiuj literoj U, E kaj A — restas do videblaj nur «L SP R NTO KOM N MO». Sub la titolo, en kursivo:

Kiel vi vidas, sen UEA la Esperanto-komunumo estus apenaŭ rekonebla. Ĝi perdus multon. Eĉ sian sencon.

Per membriĝo en UEA aŭ ĝia junulara sekcio TEJO, vi aliĝas al tutmonda reto de pli ol 8 000 individuoj kaj 100 landaj kaj fakaj asocioj. Viaj estas:

La kontaktoj… La Jarlibro de UEA kaj la Pasporta Servo de TEJO malfermas al vi mondon sen limoj.

La eldonaĵoj… La plej kompleta Esperanta libroservo regalos vin en 1992 per sia renovigita katalogo de pli ol 3 000 libroj, kasedoj, vidbendoj kaj multe pli.

La kunlaboro… La revuoj Esperanto, TEJO-tutmonde kaj Kontakto donas unike vastan perspektivon pri nia movado. Jen ĉio por efike aktivi, inkluzive optimismon!

Ne manku al nia komunumo. Aliĝu al UEA.

[BILDO p.7] Desegnaĵo de klinita, preskaŭ renversiĝanta tablo, de kiu deglitas tri kartetoj kun la literoj U, E, A.

Sendu viajn kompletajn nomon kaj adreson, profesion kaj naskiĝdaton kun via kotizo (vd. kotiztabelon sube) al via landa peranto:

S-ro Juan Azcuénaga Vierna, General Dávila 127, portal 7, 2ª Izda, 39007 Santander.

MA Membro-Abonanto (ricevas la Jarlibron kaj revuon Esperanto), 3900 p-toj MA-T Juna Membro-Abonanto (ĝis 29 jaroj—ricevas ankaŭ Kontakto-n), 3900 p-toj MJ Membro kun Jarlibro (ricevas la Jarlibron, sed ne la revuon), 1560 p-toj MJ-T Juna Membro kun Jarlibro (ĝis 29 jaroj—ricevas ankaŭ Kontakto-n), 1560 p-toj MG Membro kun Gvidlibro (minimuma kategorio), 625 p-toj DM Dumviva Membro (ricevas la Jarlibron kaj revuon dum la tuta vivo), 97500 p-toj

Página 8 del original
Página 8 del original

78ª UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO

PROTOKOLO DE LA VIZITO DE LA KOMISIONO DE U.E.A. AL VALENCIO

Merkredon, 6 novembro 1991

Alveno de la komisiono de UEA, sinjoroj Simo Milojevic kaj Nikola Rasic al la flughaveno de Valencio. Tie atendis ilin kelkaj lokaj samideanoj. Post akompani la alvenintojn al la Hotelo Expo, oni vizitis la lokan asocion, kie ĉeestis kelkaj samideanoj, kaj ekkomenciĝis la unuaj interparoloj kaj interkonatiĝoj.

Ĵaŭdon, 7 novembro 1991

Je la 10-a matene, vizito al la Katedralo, por antaŭtaksi la eblecon okazigi tie la Ekumenan Diservon de la UK. Je la 11-a, oficiala akcepto de la urbestrino de Valencio al la komisiono, al kiu akompanis Augusto Casquero, provizora prezidanto de la LKK, José Pérez, prezidanto de la loka asocio kaj Santiago Miquel, kasisto de la LKK. Post la vizito al la urbestrino oni havis okazon paroli mallonge kun la Skabeno pri kulturo, kiu promesis helpi la UK-on. Post tio oni iris por manĝi kaj paroli pri la UK al la hejmo de s-ro. Casquero. Postagmeze oni vizitis du kongres-entreprenojn, SERINTER kaj Europea de Congresos.

Vendredon, 8 novembro 1991

Je la 9’30 de la mateno, vizito al la Konsilantaro pri Kulturo de la Valencia Aŭtonoma Komunumo, kie oni parolis kun la reprezentanto de la Konsilanto, kaj al kiu oni informis pri la bezonoj de la UK.

[BILDO p.8] Foto: kvin personoj — kvar viroj kaj virino — staras vice ekstere, antaŭ metala strukturo kun ŝtupoj kaj kolonoj.

Post tio, oni vizitis la «Palau de la Música», kiu

Página 9 del original
Página 9 del original

probable estos la kongresejo. Al tiu vizito akompanis esperantisto kiu deĵoras tie, kaj kiu povos esti granda helpo tie dum la kongreso.

Post la vizito al la «Palau de la Música» la komisiono de UEA kune kun Santiago Miquel, Juan Fontecha (direktoro de la Esperanto Fondaĵo «Fernando Soler») kaj Augusto Casquero, vojaĝis al la proksima vilaĝo Cheste, por viziti la Laboristan Universitato-n, kiu havas teatron por 6.000 personoj, manĝejojn por 3.000 kaj dormoĉambrojn por 1.000. Ĝi povus esti eventuale uzata por la inaŭguro de la UK, aŭ por loĝigi tie kongresanojn aŭ eĉ por aliaj aranĝoj de la UK.

Posttagmeze oni vizitis aliajn du kongresentreprenojn nome KATOVAL kaj GRUPO IBERIA.

Sabaton, 9 novembro 1991

Je la 10-a matene komenciĝis la laborkunveno de la komisiono de UEA, la provizora LKK kaj esperantistoj lokaj kaj el aliaj urboj. Entute ĉeestis 23 samideanoj el Valencio, Cheste, Castellón, Alakanto, Barcelono kaj Callosa de Segura. Tio okazis ĉe la sidejo de la loka asocio.

Post mallonga prezentado fare de Augusto Casquero, la Ĝenerala Direktoro de la Centra Oficejo, s-ro Milojevic, parolis amplekse al la samideanaro pri kio estas kaj signifas UK en la Esperanta movado.

Poste s-ro Rasic, ankaŭ amplekse, parolis detale pri la organizado de UK. Kataluna samideano, Manuel López, prezentis la peton okazigi la Antaŭkongreson en Katalunio. Ankaŭ oni legis telefakson senditan el Murcio, kie oni petis okazigi la Postkongreson en Murcio.

Post tiuj petoj oni komencis, punkton post punkto, analizi la kongresan operaciaron.

Oni faris paŭzon por iri al la restorario Nevada, kie oni bankedetis kun ĉeesto de 34 samideanoj.

[BILDO p.9] Ronda emblemo de la kongreso: en la centro nigra disko kun blanka duoncirkla ventumila (aŭ sunleviĝa) figuro; ĉirkaŭe, en kursiva manskribo, «Universala Kongreso de Esperanto» kaj sube «Valencia 1993».

Post la manĝado oni iris denove al la loka asocio, por daŭrigi la laborkunsidon. Oni traktis entute la 28 unuajn punktojn de la kongresa operaciaro.

Diversaj membroj de la LKK kaj unuopaj lokaj samideanoj starigis demandojn kaj faris proponojn, inter kiuj

Página 10 del original
Página 10 del original

troviĝis Alberto Bermell (junularaj aranĝoj), Rafael Peris (oficiala poŝtmarko kaj poŝtstampo, kaj rilatoj kun fervojoj), José Añó (infana kongreseto), Juan Antonio Gimenez (Infana Kongreseto kak ILEI Konferenco), José Martínez (komercaj rilatoj), Juan Fontecha (vicprezidanto de LKK kaj rilatoj interalie kun urbaj transportentreprenoj), Pérez Sempere (kongresejestro), k.t.p.

Oni parolis poste pri la diversaj projektoj de logotipo por la UK kaj oni prezentis kelkajn al la komisiono.

Pri la Kongresa Temo, oni klarigis al la komisiono ke la prezidanto de Hispana Esperanto Federacio kaj la doktorino Rafaela Urueña jam komencis zorgi pri tio. Sinjoro Milojevic diris ke eble estus bona afero ke la doktorino Urueña estu la rektoro de la Internacia Kongresa Universitato (IKU).

Je la sesa horo oni haltis la kunvenon. Poste la komisiono de UEA kaj Augusto Casquero kaj edzino ĉeestis al koncerto en la «Palau de la Música» per invito de la Urbodomo.

Dimanĉon, 10 novembro 1991

Matene oni vizitis en la apuda vilaĝo Paterna la lernejon «La Salle» kiel ebleco por okazigi tie la Infanan Kongreseton aŭ eĉ la Konferencon de ILEI. Post tio ni alveturis al Masamagrell, por viziti tien alian infanlernejon: «San Lorenzo de Brindis», ankaŭ taŭga por tiuj aranĝoj. Post tio oni vizitis la Internacian Foirejon de Valencio, ebla alternativo por kongresejo.

[BILDO p.10] Foto: kvar viroj en kompletoj staras interne de granda halo, antaŭ larĝaj kolonoj kaj alta tegmento.

Posttagmeze, akompanataj de José Añó, la komisiono vizitis la luksan hotelon Astoria kaj du universitatajn restadejojn.

Lundon, 11 novembro 1991

Foriro de la komisiono de U.E.A.

Página 11 del original
Página 11 del original

POR KONGRESUMI:

PROVIZORA LABORPLANO

[BILDO p.11] Emblemo enkadrigita per la teksto «78ª UNIVERSALA» (vertikale maldekstre), «KONGRESO» (supre), «DE ESPERANTO» (vertikale dekstre) kaj «VALENCIO 1993» (sube); en la mezo desegnaĵo de figuro kun hararo eksplodanta kiel artfajraĵo, tenanta du grandajn rondajn objektojn en la manoj.

La longa sperto de UEA pri organizado de Universalaj Kongresoj, permesas al ĝi tre detale kaj skribite plani estontan agon kaj antaŭvidi tre klare kie, kiam, kia kaj kiom da homaj kaj materialaj rimedoj oni bezonos por bone aranĝi tiun eventon.

Tiel, ni jam povas antaŭkalkuli ke dum kelkaj faroj de la kongreso ni bezonos pli ol kvardek helpantojn: la unuan tagon por la akcepto kaj gvidado de kongresistoj kaj disdono de dokumentoj, kaj la ekskursan tagon por roli kiel ĉiĉeronoj.

Do, ĉiuj kiuj deziras helpi persone Univesalan Kongreson, certe havos taŭgan laboron.

**********************************************************

52ª HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO — MERIDA 30ª aprilo — 3ª majo 1992

Sendu la aliĝilon al la Prezidanto de la LKK, sro. Francisco Cabezas Jimenez Apartado 431 06800 MERIDA (Badajoz)

**********************************************************

77ª UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO — VIENO 27ª julio — 1ª aŭgusto 1992

Kuniĝu al la granda valencia teamo kiu intencas partopreni en tiu kongreso, kiu estos la antaŭĉambro de la Valencia Universala Kongreso

Oni projektas karavanon por malgrandigi la koston kaj viziti ankaŭ ĉirkaŭaĵojn, eble Pragon kaj Budapeŝton.

Página 12 del original
Página 12 del original

beletraj paĝoj

LAŬDO AL LA STULTECO

Erasmo de Roterdamo

ĉapitro 25ª

Kunportu sciulon al bankedo kaj certe li ŝancelos ĝin per sia morna silento aŭ ĝenantaj demandetoj. Enmetu lin en balo kaj, li dancanta, ŝajnos al vi kamelo. Konduku lin al spektaklo kaj tuj vi vidos kiel nur per lia mieno baldaŭ diskrevos la tutan amuzigon, ĝis li estos devigata eliri el la teatro kiel klera Caton’ se li ne trafas malŝrumpi la interbrovon.

Se en konversacio, li metas kuleregon, prompte kaj senespere falos en fabelon kvazaŭ lupo. Se temas pri aĉetado aŭ interkonsento antaŭ diversaj negocoj necesaj por la ordinara vivo, rapide vi povos konstati ke tia sciulo kondutas kiel ŝtipo, ne kiel homo.

Mi aldonus ke li ne utilas al si, al sia patrujo kaj siaj familianoj ĉar ne spertas pri normaj aferoj kaj larĝe disopinias de la ortodoksa senso kaj vivostilo, tial ke li facile gajnas la ĝeneralan malamon kontraŭ si pro sia renversa konduto kaj juĝo. Ĉar kion ordinare pritaktas homoj sed sensensaĵojn, de malsaĝuloj faritaj kaj al si mem destinitaj? Pro tio se iu, en sia soleco dezirus kontraŭstari la ĝeneralan opinion, mi konsilus lin, imitante al Timono, elmigru al dezerto kaj tie, tute izolita, ĝuu lian saĝecon.

Esperantigis: Vale

SPRITAĴOJ DE ULEKSO

  • Mia knabo estas tre lerta. Li jam povoscias francan lingvon kaj algebron. Joĉjo, bonvolu paroli iom algebre al ĉi tiu sinjoro.

En angla fama kastelo pro la aperoj de spektroj kiuj en ĝi okazis, gasto eliras noktomeze al la koridoro kaj li renkontas fantomon.

  • Mi trairas senripoze tra ĉi tiu koridoro antaŭ sepcent jaroj – diras la fantomo per raŭka melankolia voĉo.

  • Tre bone – respondas la gasto – ĉu vi povus montri al mi kie troviĝas la necesejo?

Página 13 del original
Página 13 del original

PRI VORTFARADO KAJ VORTDEVENADO

Dediĉita al sro. José Añó Belda, kiu rilatas kun la Akademio

Ĵus post mia artikoleto pri «transitiveco» aperinta en Valencia-Luno (junio 1991), mi ricevis la tre interesegan laboron de sro. Bernard Golden en Bulgara Esperantisto (junio 1991) pri la sama temo, kaj apenaŭ mi povas eviti forlason almenaŭ supraĵe komenti ĝin.

Efektive, al mia dubo kaj demando ĉu kiuj kriterioj devas esti sekvataj por identigi konkretan verbon kiel transitiva aŭ ne transitiva, sro. Golden strebas respondi sed malkovras la plurajn malfacilaĵojn ekzistantajn pri tio:

  • komplikaj gramatikaĵoj celantaj regulojn tion rilate
  • malakordo inter leksikografoj
  • «interfero» aŭ problemo kiu aperas kiam la samsignifa verbo ne akordas laŭ malsamaj lingvoj.

Poste la aŭtoro mergiĝas en pesimismo ĉar studentoj pri lingvistiko en la Scienca Universitato de Budapeŝto kaj alie F. Baronnet malkaŝe konfesis la tutan neeblecon solvi tiun problemon.

El tio rezultas gravegaj konkludoj:

  • kontraŭsensa juĝo dirante ke Esperanto estas facila lingvo sed «kun malfacilaj gramatikaĵoj».
  • peniga instruado kaj uzado de la lingvo pro konstanta neceso konsulti en vortaro pri tiu problemo.
  • pesimismo kiu envenas sur Esperantujon kies membroj konscias tagon post tago pri la plia kaj plia malfacileco de la lingvo laŭ ĝia ne stangebla evoluado.

De tie la aŭtoro finkonkludas ke future Esperanto probable dividiĝos je du lingvoj:

* «demotika aŭ libera lingvaĵo» por kolektantoj, kongresistoj, toleremuloj, ktp. * «elita lingvaĵo» por klerularo kaj literaturo.

Ankaŭ prikomentas la aŭtoro «La Teoriumadon» kien multaj esperantistoj fakte falas aŭ danĝeras fali kaj la netaŭgecon de tiu domaĵa stato kies eliro nepras por trascendi en la Esperanta Movado.

Tiu rilate mi memorigus ke jam la plej granda krizo kiu suferis Esperanto estis kun la klerularo. Unue sro.

Página 14 del original
Página 14 del original

Couturat post vaste studadi la antaŭajn planlingvojn, per nura superstrekado senvalorigis la tutan Esperanton, do laŭ li, la radikoj devus esti neŭtraj por ke nur ŝanĝante la finiĝojn, la vorto restu gramatike difinita kiel substantivo, adjektivo aŭ verbo.

Kontraŭstaris René de Saussure kiu demonstris ke la radikoj, per si mem, ordinare, jam difinas sian propran naturon en tiu senso. Sed restus por la akademianoj la grava tasko revizii la tutan vortaron kaj difini la naturon de eĉ, antaŭ ĉio, la dubaj vortoj kies naturoj varias laŭ malsamaj lingvoj. Do, se Esperanto ne povas esti averaĝo de aliaj lingvoj sed havi per si mem sian propran personecon, estas necese ke la Akademio aŭ akademianoj prilaboru kune tiun aferon.

Du bedaŭraj cirkonstancoj okazis tiu rilate:

→ Unue: René de Saussure, tre naive, pensis ke li mem eĉ eltrovis tutan novan lingvon kaj prof. Th. Cart tiam prezidanto sentis sin devigata eksigi al Saussure el la Akademio. Tio efektiviĝis en 1920.

→ Due: Zamenhof opiniis sian lingvon krom internacia, facila, preciza, riĉa, natura, fleksebla, vivpova, sonora k.t.p. kaj rezignis apliki «filozofion de lingvo» al Esperanto, tio kion en la nunaj tempoj apenaŭ oni povus fari.

Ie mi eltrovis ke en 1966 la akademianoj denove prenis sur si, la taskon komencita de René de Saussure kaj bedaŭre tiom delonge prokrastita. Sed nun mi scias nenion pri tiuj laboroj. Ĉu iu povas informi min pri ĉi-entrepreno? Ĉar kompreneble, sen tia precizigo la vortfarado kaj vortdevenado apenaŭ povas progresi:

Por ekzemplo: Ordinare oni devenigas la vorton «sido» de «sidi». Ĉu la radiko «sid» estas substantivo aŭ verbo? Ni ja ne estas sufiĉe fakita por salvi tiun problemon sed evidentas ke laŭ la devenado de la okazaĵoj ni ne povas imagi la koncepton «sidi» sen antaŭa «sido», do ŝajnas «sido» antaŭa al «sidi». Kian gravecon havas tio?

Estas tute klare ke Esperanto bone diferencigas:

Ag-verboj aŭ verboj de ago: verdigi, eternigi, purigi… Esenc-verboj aŭ verboj de esenco: verdi, eterni, puri… Stat-verboj aŭ verboj de stato: sidi, kuŝi, situi…

Página 15 del original
Página 15 del original

Sed fojfoje eliras el la tekstoj vortoj kiuj aspektas kripligitaj de silaboj: loki, plani, zoni... Ekzemple: Ĉu lok' estas substantivo aŭ verbo? La esperantistoj rememoros pri "nun de loko flugu ĝi al loko", do ŝajnas lok' substantivo. Kaj kial verbigi senpere la radikon lok'? do, kial ne loki: esti lokata kaj lokigi: meti en lokon? Ĉu de favoro, kial ne favori: esti favora kaj favorigi: fari favoron?

Se de diferenco devenas diferenci, esti diferenca; kaj diferencigi, fari diferencon, kial ne de obstaklo, obstakli kaj obstakligi? Kial ne ordi (kiel volas B. Golden) kaj ne ordigi? Se Zamenhof utiligas la voĉojn: pliigita, senigita, kunigita, eksigita, probable devenantaj de la verboj pliigi, senigi, ktp. do kial ne ekigi kaj ekiĝi anstataŭ eki? Kial fii (kiel volas F. de Diego) kaj ne fiagi?

Jam estis signita de la recenzantoj la tre tiklega kaj danĝera eĉ iam simple ne korekta manovro (ĉu Grabowska manovro?) devenigi senpere verbojn el substantivoj aŭ (adjetivoj), do kio signifas "patras", "poezias" "unuas". Kio signifas kongresi? Ĉu ĉeesti al la kongreso, ĉu kunlabori, ĉu partopreni, ĉu soleni, ĉu ĝui, ĉu ferii? Kial almenaŭ ne kongresumi? DO, NI GENERALE DEVAS KONKLUDI KE ESENCE LA SUBSTANTIVOJ NE ESTAS VERBOJ.

Kio signifas kadavri? Ĉu disfali kadavron? Ĉu morti? Ĉu disiĝi en pecetoj? Ĉu disgliti?

* kadavras plu la kor’ de miaj sentoj.

* sur lipoj, brakoj, sinoj, am-invitaj…

                                                M. Fernandez

Tamen, aliajn fojojn, tiu manovro estas akceptebla (ekzemple ĉe vortoj: telefoni, roli, propagandi) sed ne ĉiam. La vortoj bezonas silabojn, signifojn, energion kaj (esprimante ĝin per zamenhofaj vortoj) viv-povon. Do, se kelkaj radikoj ankoraŭ ne havas propran naturon, kiel mi pretendas (almenaŭ ĉe la verboj) ke ili havu krome transitivecon? Ĉu tiu tasko estas por la akademianoj aŭ por kiu?

Valencio-Cheste, decembro 1991

    *VALE*

Página 16 del original
Página 16 del original

NEKROLOGOJ

==========

                                    María Teresa Martí

La pasintan 24-an de decembro, post longa kaj grava malsano, forpasis nia samideanino María Teresa Martí, edzino de Angel Mañero González, tre veterana membro kaj eksestrarano de Valencia Esperanto-Grupo, al kiu ni ĉiuj kore kondolencas.

                ************************************

                                Armando Cortés García

La pasintan decembron mortis en Londono, post longa malsano, Armando Cortés García, granda ĉestana esperantisto, tre amata de niaj vilaĝanoj.

Dum la postmilitaj jaroj, Armando kaj aliaj infanoj (inter ili Enrique Arnau) ĉeestis al la kursoj de Esperanto gvidataj de Francisco Máñez en Cheste. Máñez instruis la infanojn ke per Esperanto la homoj kunportas la ŝlosilojn de la mondo kaj tiuj knaboj sen grandaj rimedoj por disvolvi sin en la vivo, studis kaj esperis. Dum sia juneco Armando ĉiam kondutis kiel fervora esperantisto kaj laŭokaze al sia altstaturo kutimadis kunporti la verdan standardon en ĉiuj esperantaj festoj kaj solenoj.

Post sia militoservo, Armando, danke al Esperanto, trovis taskon en Londono kie li laboris kelkajn jarojn. Poste, jam regante la anglan, li transloĝis sin al Usono kie pasigis praktike sian laborvivon.

Lia postrestaĵo cindrigita en Londono kaj ĵus translokita al Cheste, restas enterigita en la ĉestana tombejo. La tuta ĉestana Grupo de Esperanto prifunebris lian forpason kaj kondolencas lian fratojn.

Edita: Grupo Esperanto de Valencia Redactores: José Añó y Pascual Pont Imprime: Estudio Puig – Planas, 12 – Valencia Depósito Legal V-1683-1983

Página 17 del original
Página 17 del original

MALFERMA KUNVENO PRI UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO,VALENCIA 1993

Organizas: La LKK de la 78.a Universala Kongreso de Esperanto Dato : 29-a de Februaro de 1992 Loko : Madrida Esperanto Liceo,strato Atocha 98,4-a etaĝo Horo : 10.00 ĝis 18.00

T A G O R D O:

1.- Informo pri la situacio de la demarŝoj ĝis nun faritaj. 2.- Financa raporto. 3.- Antaŭkongreso. 4.- Postkongreso. 5.- Volontula reto. 6.- La hispanaj esperanto-asocioj kaj la UK. 7.- Estonta agado. 8.- Demandoj,proponoj kaj sugestoj.

Estas elkore invitata ĉiu unuopa esperantisto,e-a asocio,la ĝisnunaj kunlaborantoj,kaj ĉiu interesito pri la sukceso de tiu historia kongreso.

Bonvolu konfirmi vian ĉeeston al la telefonnumero: (96) 3-40-13-69

        La prezidanto de LKK

[BILDO p.17] Manskribita subskribo per plumo sub la vorto «La prezidanto de LKK», kun longa kurba supersigno kiu etendiĝas sub la tuta nomo; la literoj ne estas deĉifreblaj.

Valencia Luno n.º 34 (mayo de 1992)

Texto completo del número 34 de Valencia Luno, el boletín del Grupo de Esperanto de Valencia, de mayo de 1992: 12 páginas transcritas del original.

Portada de Valencia Luno n.º 34, mayo de 1992.
Portada de Valencia Luno n.º 34, mayo de 1992.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1992_n34_maj

Qué tiene de especial este ejemplar

  • El programa del sábado (p. 3) anuncia «Demarŝoj pri la 93-a Universala Kongreso de Esperanto en Valencio», con un 93 que contradice al resto del número: el emblema de la p. 8 y el artículo de la p. 5 hablan siempre del 78.º Congreso Universal, «VALENCIO 24-31 JULIO 1993».
  • El apellido del homenajeado y el nombre del pueblo varían dentro del mismo número: «Francisco Zaragoza Ruiz» en el título de la primera página y «Zaragozá Ruiz» en la convocatoria de la p. 2; «Callosa del Segura» en la primera página, «Callosa de Segura» en el resto.
  • El congreso recibe dos nombres en páginas seguidas: la primera lo llama «3-a Kongreso de Esperanto de Valencia Komunumo» y las páginas 2 a 4, «3-a KONGRESO DE VALENCIA ESPERANTO FEDERACIO KAJ MURCIO».
  • La tira cómica de Antonio Madrigal de la p. 7, tomada de «El Adelantado» de Segovia, va impresa girada 90 grados respecto al texto de la página.
  • En la p. 9, dentro de «eĉ oni decidis ne okazigi nacian kongreson dum la jaro 1993», la ene de «ne» va mecanografiada encima de otra letra: una corrección hecha sobre la propia hoja.
  • En la p. 4, en la cubierta central de los tres folletos reproducidos, las dos líneas del título —«ESPERANTO» y «UN TESORO EDUCATIVO IGNORADO»— salen impresas una encima de otra y parcialmente fundidas; en la de la izquierda, el nombre del autor de «Doctor, soy un pobre diablo…» solo se lee aproximadamente, «S. P. RENTEAUX».
  • Las páginas 10 y 11, las dos cartas del debate con «Kataluna Esperantisto», van impresas con impresora matricial, mientras que el resto del número es mecanografiado; en esa letra el punto y la coma tienen prácticamente la misma forma.
  • El eslogan escrito sobre el dibujo de montaña del anuncio de la «Euska Montara Aventuro» (p. 12) va en una letra de fantasía sombreada que no se lee del todo: «Ĝeamikiĝo en natura […] kaj pura aero».

Qué hay en este número

p. Título Idioma Firma
1 Francisco Zaragoza Ruiz — Callosa del Segura epo
2 3-a Kongreso de Valencia Esperanto Federacio kaj Murcio. Alvoko epo José Mª Bernabéu Franco
3 3-a Kongreso de Valencia Esperanto Federacio kaj Murcio. Tagordo epo
4 3-a Kongreso de Valencia Esperanto Federacio kaj Murcio. Atentigoj epo
5 Ĉiuj al Vieno, por preni la flagon epo
6–9 Protokolo de la kunveno de la LKK kun la hispana esperantistaro. Madrido 29-02-1992 epo
10 Al la «Kataluna Esperantisto» epo Johano-Antono Giménez García
11 Letero al Johano-Antono epo Pascual Pont
12 Euska Montara Aventuro epo
12 Frateco invitas al vi epo

El boletín, entero

Página 1 del original
Página 1 del original

[BILDO p.1] Kapo de la bulteno: verda bendo laŭlarĝe de la paĝo. Maldekstre, blanka desegno de la Torres de Serranos de Valencio; apude, en grandaj blankaj literoj «VALENCIA LUNO», kie la komenca litero de «VALENCIA» estas duonluno kiu ĉirkaŭas la V; dekstre, konturita kvinpinta stelo.

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO – FEDERACIO

GRAN VIA FERNANDO EL CATOLICO, 45, 3.ª ★ ☎ 384 96 16 ★ 46008 VALENCIO (HISPANIO)

Nº 34 – majo 1992

FRANCISCO ZARAGOZA RUIZ — CALLOSA DEL SEGURA

La graveco de la urboj de Esperantujo ne rilatas kun la nombro de la loĝantaro nek la renta indico. Ofte dependas nur de iu esperantisto kiu laboris por kaj per Esperanto fiere, fide kaj senlace.

Callosa del Segura estas tre konata en Esperantujo kaj ĝiaj loĝantoj bone scias ke kun tia famo rolis granda parto nia samideano Francisco Zaragozá Ruiz.

Vicsekretario de ILEI kaj instruisto de publika lernejo, li sciis harmoniigi la esperantistan laboron en internaciaj etosoj kaj la semado kaj zorgado de Esperanto en infanoj kaj plenkreskuloj de sia malgranda urbo.

Li alportis al la instruado de Esperanto la Perfrazan metodon kaj al la disvastigo de la interna ideo, multajn broŝuretojn kun artikoloj kiujn li tradukis, kaj por kompletigi la cirklon li starigis la korespondan kurson.

Do, la dumviva omaĝo kiun oni faros dum la 3-a Kongreso de Esperanto de Valencia Komunumo, estas unuvoĉe akceptita, kaj ni estas certaj, ke ne nur la tuta esperantistaro de Valencio kaj Murcio aliĝos al li, sed ankaŭ la tuta loĝantaro de Callosa del Segura, kiu vidas en li la plej faman najbaron.

[BILDO p.1] En la dekstra kolumno, reprodukto de la kovrilo de lernolibro de la omaĝito. De supre malsupren: «UNA LENGUA PARA TODOS», sub ĝi grandlitere «ESPERANTO», kaj sub tio «LINGVO POR ĈIUJ». Ĉirkaŭe, arke dismetitaj frazetoj en manskriba tiparo: «La libro estas interesa», «esperanto estas facila», «Mi skribas bone», «Vi konversacias», «Mi legas gazeton», «Vi parolas bone». En enkadrigita bloko: «PEDIMOS / La introducción del Esperanto como lengua optativa, junto al francés y al inglés en la 2.ª Etapa de la Educación General Básica.» Sube: «METODO FRASICO / PERFRAZA METODO / por — de / F. Zaragoza Ruiz», kaj en la piedo «Bajo los auspicios de I.L.E.I. — Colegio Nacional CALLOSA DE SEGURA (Alicante)».

Página 2 del original
Página 2 del original

3-a KONGRESO DE VALENCIA ESPERANTO FEDERACIO KAJ MURCIO. CALLOSA DE SEGURA – 1992

ALVOKO

Estimataj gesamideanoj:

Kiel interkonsentite dum la pasinta Kongreso de V.E.F. en Alcantarilla (Murcio) ni kunvenos ĉi jare en la urbeto Callosa de Segura (Alakanto). Kaj pro tio ke la ĉi jara Hispana Kongreso de Esperanto okazas en Merido (Badajoz) dum la printempa sezono ni devas postlasi tiun ĉi eventon por la lasta semajn-fino de la monato Junio, tio estas, Sabato 27 kaj Dimanĉo 28.

Tial ke la ĉi jara Kongreso de Valencia Esperanto Federacio kaj Murcio estos dediĉita kiel omaĝo al nia veterana kaj elstara esperantisto Francisco Zaragozá Ruiz, kiu dum lia tuta vivodaŭro sin dediĉis al disvastigo kaj instruado de Esperanto sed nuntempe, bedaŭrinde, pro lia sanstato ne plu povas daŭrigi lian karan aktivadon, ni kore petas al la tuta gesamideanaro partopreni, kiel eble plej multe, por la efektivigo de tiu ĉi esperantista evento kaj almontri al Callosa de Segura popolamaso ke la lingvo Esperanto seninterrompe sekvas la vojon de nia majstro Ludoviko Zamenhof.

Samtempe per nia persona kontakto ni havos la ŝancon esprimi nian dankemon kej elmontri nian estimon al omaĝito en lia propra loĝloko.

La kongresa sukceso dependas ne nur de la organizantoj kaj de la aktivuloj ĝin partoprenantaj sed ankaŭ (almenaŭ por fremduloj) de la amaso de ĉeestantoj kunportantaj esperantistajn identigilojn. Tia okaze ni kore petas al ĉiu esperanta grupo kunporti sian flagon.

Ĝis revido en Callosa de Segura. Por la O.K.K. tutkore vin salutas

José Mª Bernabéu Franco

Página 3 del original
Página 3 del original

3-a KONGRESO DE VALENCIA ESPERANTO FEDERACIO KAJ MURCIO. CALLOSA DE SEGURA – 1992

TAGORDO

SABATON 27-an de Junio

10,00 Malfermo de la ekspozicio

10,30 Akcepto de la gekongresanoj ĉe la kongresejo

11,00 Oficialaj ekzamenoj: Baza kaj Meza nivelo (nepra antaŭinskribo)

12,30 Kunveno de delegitoj de grupoj

14,00 Libera tempo por tagmanĝi

16,00 Preparkunveno de la Ĝenerala Asembleo

17,30 Demarŝoj pri la 93-a Universala Kongreso de Esperanto en Valencio.

19,00 OFICIALA INAŬGURO DE LA KONGRESO

  • salutoj de reprezentantoj de Esperantaj Grupoj
  • salutoj de la prezidanto de V.E.F.
  • salutoj de aŭtoritatuloj
  • tempopaŭzo
  • PRELEGO EN HISPANA LINGVO

20,00 Promenado tra «Callosa de Segura», vizitante la plej elstarajn lokojn, monumentojn kaj renkontejojn.

22,00 Vespermanĝo

23,00 Disigo por tranokti en hoteloj kaj kampadejo.

DIMANĈON 28an de Junio

9,00 Sankta Meso (en la katedralo)

10,30 Vizito al Muzeo pri Kanabaj Ellaboraĵoj (vizitinda pro siaj fakaj metiaj ellaboraĵoj)

11,30 La muzikistaro «LA FILARMONICA» ludante popularajn festparadojn, marŝos tra centraj avenuoj kaj stratoj akompanata de la gekongresanaro kaj simpatiantoj de la urbo, kunportantaj la Esperanto-Flagojn de siaj Grupoj.

13,00 PRELEGO EN ESPERANTO (en la kongresejo)

14,00 Bankedo (speciala urba tagmanĝo)

16,00 ĜENERALA ASEMBLEO

18,00 FERMO DE LA KONGRESO

Página 4 del original
Página 4 del original

3-a KONGRESO DE VALENCIA ESPERANTO FEDERACIO KAJ MURCIO. CALLOSA DE SEGURA – 1992

KONGRESEJO: PUBLIKA LERNEJO «PRIMO DE RIVERA»

ATENTIGOJ

INFORMO PRI HOTELOJ

Nura tranoktado (duobla ĉambro)….3.000 ptjn.

Nura tranoktado (persona ĉambro)…1.500 ptjn.

Por fari rezervon de hotelo, bonvolu anonci pere de la aliĝilo.

KAMPADEJO

Estas loko por tendumi ĉe la monto kaj tre proksime de la urbo. Tendumuloj bonvolu anonci pere de la aliĝilo.

MANĜOJ

Ekzistas diversaj dommanĝejoj kie oni povas manĝi per ne multekosta prezo.

OFICIALA ADRESO DE LA KONGRESO:

Publika lernejo «Primo de Rivera» Grupo de Esperanto Apartado 90 Callosa de Segura (Alacant)

‡‡‡‡ OMAĜO AL FRANCISCO ZARAGOZA RUIZ ‡‡‡‡ OMAĜO AL FRANCISCO ZARAGOZA RUIZ ‡‡‡‡ ‡‡‡‡ OMAĜO AL FRANCISCO ZARAGOZA RUIZ ‡‡‡‡ OMAĜO AL FRANCISCO ZARAGOZA RUIZ ‡‡‡‡

[BILDO p.4] Tri kovriloj de broŝuroj tradukitaj de la omaĝito, unu apud la alia.

Maldekstra: en supra kadro «¿Ĉu vi parolas Esperanton? / ¿Habla usted Esperanto?»; sub ĝi kursive «Doctor, soy un pobre diablo…», la aŭtoro «S. P. RENTEAUX[?]», kaj «Traducido del francés por F. Zaragoza Ruiz / Profesor de E.G.B.». En kadro maldekstre: «Pedimos la introducción del ESPERANTO en la 2.ª Etapa de la Educación General Básica como lengua optativa junto al francés y al inglés»; dekstre de ĝi granda nigra kvinpinta stelo. Sube: «Bajo los auspicios de la — I.L.E.I. — Liga Internacional de Profesores Esperantistas». En la piedo: «Colegio Nacional Primo de Rivera / CURSOS DE ESPERANTO / CALLOSA DE SEGURA — Alicante — HISPANIO».

Meza: «ESPERANTO / UN TESORO EDUCATIVO IGNORADO» (la du titollinioj estas presitaj unu super la alia, parte kunfanditaj), aŭtoro «CLAUDE PIRON», «Traducido del francés por F. Zaragoza Ruiz / Profesor de E.G.B.»; nigra stelo; enkadrigita «Pedimos la introducción del ESPERANTO en la 2.ª Etapa de la Educación General Básica como lengua optativa junto al francés y al inglés»; «Bajo los auspicios de la I.L.E.I. — Liga Internacional de Profesores Esperantistas»; «Grupo Esperanto de Alicante / «Educación y Descanso» – Onésimo Redondo, 23»; «Colegio Nacional Primo de Rivera / CURSOS DE ESPERANTO / CALLOSA DE SEGURA — Alicante — HISPANIO».

Dekstra: «DEMOCRACIA LINGÜÍSTICA», aŭtoro «HENRI MASSON», «Traducido del francés por F. Zaragoza Ruiz / Profesor de E.G.B.»; nigra stelo; la sama enkadrigita peto «Pedimos la introducción del ESPERANTO en la 2.ª Etapa de la Educación General Básica como lengua optativa junto al francés y al inglés»; «Bajo los auspicios de la I.L.E.I. — Liga Internacional de Profesores Esperantistas»; «Grupo Esperanto de Alicante / «Educación y Descanso» – Onésimo Redondo, 23»; «Colegio Nacional Primo de Rivera / CURSOS DE ESPERANTO / CALLOSA DE SEGURA — Alicante — HISPANIO».

‡‡‡‡ OMAĜO AL FRANCISCO ZARAGOZA RUIZ ‡‡‡‡ OMAĜO AL FRANCISCO ZARAGOZA RUIZ ‡‡‡‡ ‡‡‡‡ OMAĜO AL FRANCISCO ZARAGOZA RUIZ ‡‡‡‡ OMAĜO AL FRANCISCO ZARAGOZA RUIZ ‡‡‡‡

Página 5 del original
Página 5 del original

ĈIUJ AL VIENO, POR PRENI LA FLAGON

Ekde la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto, okazos en Vieno (Aŭstrio), la 77-a Universala Kongreso de Esperanto. Dum tiu kongreso, la hispanaj esperantistoj transprenos la esperantan flagon, kiel simbolo de la okazigo de la 78-a Universala Kongreso en Valencio.

Estus tre grava afero ke multaj hispanaj esperantistoj troviĝu tie dum tiu aranĝo, montrante al la tuta mondo ke la idealo de Zamenhof ne mortis en nia lando, kaj ke la hispana esperanta movado estas vigla kaj ke ni tre kapablas organizi por la tuta esperantistaro neforgeseblan kongreson, kie ĉiuj havos eblecon koni nin, praktiki nian universalan lingvon kaj montri al la hispanaj instancoj, amaskomunikiloj, sciencistoj kaj al la tuta loĝantaro ke Esperanto estas taŭga ilo por la internacia interkompreno.

Por tiuj esperantistoj kiuj ankoraŭ neniam vizitis universalan kongreson, la ĉeesto al la viena kongreso povas esti grava sperto, kuraĝiga okazintaĵo kaj amuza vojaĝo, ĉar ni ne devas forgesi ke Vieno kaj la aliaj vizitotaj urboj, kiel Prago, Budapeŝto, ktp. estas tre allogaj por si mem por ĉiu turismema esperantisto.

Krome, la organizado de la Kongreso en Vieno ofertas tre favorajn prezojn por la loĝado.

Do, ni esperas atingi historian rekordon en la partopreno de hispanoj en Universala Kongreso. Ni atendas vin ĉiujn kaj viajn amikojn kaj familianojn en Vieno.

Se vi dezira aldonjn informojn pri la vojaĝo al Vieno, kontaktu nin ĉe Grupo Esperanto de Valencio, merkrede, en la telefonnumero (96) 384.96.16, ekde la 19-a horo.

VENU KUN NI !

Página 6 del original
Página 6 del original

PROTOKOLO DE LA KUNVENO DE LA LKK KUN LA HISPANA ESPERANTISTARO. MADRIDO 29-02-1992

Ekde la 10.00 ĝis la 17.00 kunvenis la LKK de la 78-a UK kun reprezentantoj de la hispana E-o movado ĉe la sidejo de Madrida Esperanto Liceo por paroli pri la demarŝoj ĝis nun faritaj kaj pri la estonta agado. Ĉeestis entute 25 homoj el la jenaj landpartoj: Valencio (9) Madrido (9) Santiago (1, la prezidanto de HEF) Santander (1) Callosa de Segura (1).

Oni komencis paroli laŭ la jena tagordo:

1.- Informo pri la demarŝoj ĝis nun faritaj. La prezidanto de la LKK, Augusto Casquero parolis detale pri tio kaj legis la protokolon de la vizito al Valencio de la komisiono de UEA; sekve li legis la deklaron de la urbodomo de Valencio pri la helpo al la kongreso, en kiu oni ofertas homan kaj teknikan helpon, kiu poste devas konkretiĝi; oni informis ankaŭ pri la promeso de la konsilantaro pri Kulturo de la Valencia Aŭtonoma Komunumo doni subvencion de almenaŭ du milionoj da pesetoj al la UK. Ankaŭ pri la propono de eldonejo eldoni la unuan kaj duan bultenon kaj kongreslibron tute senpage por la kongreso, atingante reklamojn. Same oni informis pri la demarŝoj faritaj ĝis nun por atingi subvenciojn de la Ministerio pri Kulturo, de diversaj privataj entreprenoj kaj de la Eŭropa Komunumo, kiuj ĝis nun ne havas respondon.

Oni informis ke la rilatoj kun la Centra Oficejo de UEA ne estis tiel bona kiel ni ĉiuj dezirus, ĉar kutime ni ricevas respondojn al niaj petoj kaj demandoj tre malfrue, kaj kiam ili venas, ĉiam estas urĝaj, post perdi monatojn. Ankaŭ oni informis ke UEA ankoraŭ ne decidis kiu vojaĝagentejo oficiale kunlaboros kun ni, kio okazis ke multaj demarŝoj kiuj kun ilia helpo irus multe pli rapide kaj facile eĉ ne oni povis komenci.

Poste oni legis al ĉiuj, detale, la jenajn dokumentojn de UEA: a.- Kongresa Regularo (oni diris kiuj punktoj estas jam plenumitaj kaj kiuj restas; b.- Kongresa Rutinaro; c.- Dumkongresa funkciado; d.- Provizora Laborplano por la 77-a UK. Ĉar oni supozas ke ĉiu ĉeestanto estas eventuala kunlaboranto de la LKK oni diskutis detale multajn punktojn por ke ili lernu kion fari.

2.- La dua punkto estis la Antaŭkongreso: Oni informis ke Barcelono pretas ĝin organizi kaj oni legis leteron de Salvador Aragay, kiu aldonis la provizoran

Página 7 del original
Página 7 del original

programon de la Antaŭkongreso, sen detaloj ankoraŭ pri prezoj.

3.- Ponstkongreso. Oni informis ke estas invito de la murciaj esperantistoj organizi la Postkongreson ĉe la mediteranea marbordo, en «La Manga del Mar Menor» sed ankoraŭ ne oni sendis pli konkretajn informojn pri programo, prezoj, respondeculoj, ktp.

Laŭ sugesto de la komisiono de UEA kiu vizitis Valencion, oni proponis al la madridanoj okazigi postkongreson en Madrido. Ĉar ĉi tio estis surprizo por ili, oni decidis fari poste enketon al la madridaj samideanoj pri ĉi tiu afero. La LKK ofertis al ili, se ili kaj UEA tion aprobus, helpi ĉefe en la serĉado de hoteloj, organizado de ekskursoj, administrado, informado, aliĝado, ktp. kaj la madridanoj devus zorgi pri la esperantaj aranĝoj, la serĉado de taŭgaj esperantaj ciceronoj, ktp.

4.- Internacia Infana Kongreseto: Añó informis ke jam oni starigis kontaktojn kun Fettes kaj ke la komisiono de UEA vizitis lokon en vilaĝo proksima de Valencio, taŭga por tio. Oni petis al la ĉeestantoj ke ili klopodu instrui infanojn serioze por partopreni tiun kongreseton kaj oni petis kunlaborantojn por la organizado.

5.- Junularaj Aranĝoj de la UK: Alberto Bermell informis pri la projektoj tiurilate, ĉefe la aferoj de malmultekosta loĝado kaj manĝado, la distraĵoj por la junularo, la oficialaj programeroj por ili, kaj pri la kontaktoj, jam starigitaj, kun la nova prezidantino de TEJO.

[BILDO p.7] Vertikala kvarkadra bildstrio, presita turnita je 90 gradoj, kun la nigra strionomo «FRUTOS DE FRUTOS» ĉe la lasta kadro kaj la subskribo «MADRIGAL» ĉe la unua. En ĉiu kadro viro najlas afiŝon sur muron kaj estas trafata; la afiŝoj tekstas, laŭvice: «HISPANIO KUNLABORAS PER «FIVORTOJ»», «ESPERANTO INTERNACIA LINGVO», «PAROLU ESPERANTO-N», «UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO EN VALENCIO». Apudskribo: «Antonio Madrigal. Publikigita en «El Adelantado» de Segovia».

Página 8 del original
Página 8 del original

6.- ILEI Konferenco: Oni informis ke apud Valencio oni trovis adekvatan lokon, malmultekosta, por okazigi tiun konferencon. Jam ekzistas kontaktoj kun la nuna prezidanto de ILEI kaj ĝis nun ĉio iras glate. Ankaŭ oni informis ke la tuta hispana membraro de ILEI pretas kunlabori.

7.- Kongreso de la Blinduloj: Oni informis ke, kvankam oni skribis al Otto Pritz oferante organizi tion kaj informante ke jam oni starigis kontaktojn kun la hispanaj blindulaj asocioj, kiuj ege deziras helpi, ĝis nun ni atingis nenian reagon el LIBE.

8.- IKU kaj Kongresa Temo: La prezidanto de HEF, profesoro Alonso kaj la doktorino Urueña sin oferis por serĉi diversajn kongresajn temojn por proponi poste ilin al UEA. Ankaŭ ambaŭ sin oferis por kunlabori en ĉio rilate la IKU.

9.- Artaj aranĝoj de la UK: Añó kaj Gimenez informis pri la demarŝoj tiurilate faritaj. Añó serĉas hispanajn artajn programerojn por la nacia vespero. Miguel Gutierrez, el Santander, informiĝos pri la plej gravaj kaj taŭgaj esperantistaj artistoj de la tuta mondo kaj starigos kontaktojn kun ili. Miguel Fernandez, el Madrido, sin proponis por serĉi la plej taŭgan teatran verkon por esti ludata dum la UK kaj por informiĝi pri bonaj teatraj teamoj tra la tuta mondo kaj starigi kontaktojn kun ili.

10.- Poŝtmarko: Peris informis pri la demarŝoj faritaj por atingi la eldonon de oficiala poŝtmarko okaze de la UK. Nun oni atendas la respondon kaj oni petas al multaj esperantaj asocioj, unuopaj esperantistoj kaj filatelistas asocioj ne esperantistaj sendi apogleteron al la koncernaj instancoj.

[BILDO p.8] Emblemo de la kongreso enmetita en la kolumno: supre «78-a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO»; sube nigra globo kun konturita kvinpinta stelo maldekstre supre, ripozanta sur stilizitaj ondoj; en la piedo «VALENCIO 24-31 JULIO 1993».

11.- Kongresa Simbolo: Sempere informis ke, kvankam oni ellaboris diversajn desegnojn tiucele, UEA akceptis neniun kaj ni pretigas kelkajn novajn, kvankam estas desegno kiu apartenas al valencia esperantisto, kiu ŝajne plaĉas al Simo kaj Nikola, ankoraŭ ne estas oficiala decido, kaj pro tio ni ne kuraĝas komenci elspezi monon por eldoni foliojn, kovertojn, propagandilojn, ktp.

Página 9 del original
Página 9 del original

12.- Turismaj broŝuroj: Oni informis ke oni starigis kontaktojn kun la lokaj turismaj oficialaj instancoj. Jam estas preta la tradujo de la turisma broŝuro de la urbo Valencio, kaj de la teksto por la unua bulteno, kiujn ni sendos al la centra oficejo por ke ili kontrolu ĉion. Ni havas kontaktojn kun la bierfabriko «El Aguila» por ke ili pagu la eldonon de la turisma broŝuro, kaj kun tiu alia entrepreno kiu kontraŭ reklamiloj eldonos la unuan bultenon. Ankaŭ oni petis al Madrido, Ministerio pri Turismo, la eldonon de 600 afiŝoj por la UK, sed ni ankoraŭ ne ricevis respondon.

13.- Volontula Reto: La vicprezidanto de la LKK, Juan Fontecha, parolis pri la organizado de volontula reto, konsistanta el hispanaj esperantistoj, kiuj pretos kunlabori ĉefe dum la UK. La ideo estis bone akceptata de la ĉeestantoj kaj oni komencos tuj fari novan liston de la eblaj volontuloj.

14.- La hispanaj esperanto asocioj kaj la UK: Oni proponis al la ĉeestantoj ke la hispanaj esperanto asocioj sin dediĉu dum la jaro 1993 al ĉio rilate la UK-n kiel ĉefa tasko. La prezidanto de HEF, sinjoro Alonso, kaj la aliaj ĉeestantoj tute konsentis.

15.- HEF kaj la UK: Ankaŭ oni petis de HEF ke la ĉefa laboro de tiu federacio dum la jaro 1993 estu la kunlaborado kun la UK. La prezidanto kaj la aliaj ĉeestantoj tute konsentis kaj eĉ oni decidis ne okazigi nacian kongreson dum la jaro 1993 kaj dediĉi la tutan forton de HEF al la UK. Pro tio la hispana kongreso ne okazos kaj nur oni organizos Ĝeneralan Kunvenon de la Membraro de HEF ene de la UK.

16.- Ĉeesto de la esperanta Koruso «Verda Stelo» al la UK de Vieno: La direktoro de la koruso, Pedro Villarroig diris ke estas grava deziro de la membroj de la koruso iri al Vieno, sed ke estas financaj problemoj. Ili petis subvencion al la urbodomo de Madrido por ĉeesti la Hispanan Kongreson de la nuna jaro en Merido kaj atingis 200.000 pesetojn kaj pro tio ne oni povas ree atingi subvencion de la sama instanco en la sama jaro. Ankaŭ la Madrida Aŭtonoma Komunumo ne donas subvenciojn por vojaĝoj, nur por aferoj kiuj okazas en Madrido. La koruso petis subvencion al la Ministerio pri Eksteraj Rilatoj por iri al Vieno, sed la respondon oni devos atendi. La LKK petis por ili al la Ministerio pri Kulturo 800.000 pesetoj por tiu vojaĝo, sed ankoraŭ ne oni ricevis respondon. Sen subvencio la koruso ne povos vojaĝi.

Página 10 del original
Página 10 del original

AL LA «KATALUNA ESPERANTISTO»

Respondo al la artikolo «Kultura revolucio kontraŭ falsaj bildoj» de Felip Artero i Lozano

La UK okazos en Valencio, certe, sed ni ne pensis ĉu ĝi okazos en Hispanio, ĉu en Valencialando, ĉu en «els Països Catalans». Ni, kiel esperantistoj, pripensis ke ĝi okazos en Esperantujo, organizata de esperantistoj el la tuta mondo: Nia LKK, la CO de Rotterdamo, HEF kaj vi mem kiel volontula helpanto, ĉar ni volas plibonigi nian esperantan nivelon, pretigi la agemon de dormantaj esperantistoj, montri la taŭgecon de Internacia Lingvo al nia urbo, al Eŭropo kaj al la tuta mondo. Tiu estas la bildo kiun ni volas por la ĉeestontoj.

Atentu bone: Lingvo ne esas egala al lando. Mi ripetas: Lando /= lingvo. Sed vi miksas ambaŭ ideojn, pro tio vi volas ampleksi vian landeton aldonante la samlingvajn landojn. Laŭ tia ideo, ĉiu popolo kastilia parolanto kuniĝos en granda lando, aŭ Usono kaj Anglujo en alia lando, eble Belgio en du, kaj Svislando en kvar,… do ne kunigu «els Països Catalans» per samlingvanaj landoj. Valencia komunumo, pli malpli samlingvano al vi, havas sian propran historion kaj personecon per niaj; Ausias March, aŭ «Tirant lo Blanc», Pare Fullana aŭ Sant Vicent Ferrer, Joan Martorell aŭ Teodor Llorent, Sorolla aŭ Serrano, arkitekturo kaj konstruaĵoj, «Germanies kaj Maulets», nia Valencia Regno, himno, flago, agrikulturo, festoj, … ktp.

La bildo, kiun vi volas por la kongresanoj en Valencio, ne estas Esperantujo. Vi volas podion por diskonigi kulturon de Valencio, ĉu de Katalunio? Kulturan revolucion, ĉu «dels Països Catalans», la «Valencia Regno» ne bezonas la kongreson por diskonigi nian identecon; kaj kompreneble ne estas la loko por diskuti tian problemon. Aliajn instancojn ni bezonos por diskuti nian miskomprenon.

Venu al la kongreso kie ni kunvenos «inter la gastamaj muroj de Valencio, ne kiel katalunanoj aŭ valencianoj, ne kiel germanoj aŭ hebreoj, angloj aŭ hispanoj, italoj aŭ portugaloj, sed homoj kun homoj, por frate premi al si reciproke por la nomo de granda ideo, kiu ĉiujn nin ligas».

Johano-Antono Giménez García

Página 11 del original
Página 11 del original

LETERO AL JOHANO-ANTONO

Karega amiko,

En «Valencia Luno» nº 23, okaze de la Kataluna Kongreso de Esperanto en Perpinyà, ni skribis: «Estas tre signifa la elekto de tia urbo, ĉar entenas la malnovan revon kunligi ĉiujn regionojn kiuj parolas katalune, kaj povas unuiĝi en sama lingva identeco. Tiu revo ankaŭ enhavas grandan parton de Valencia Komunumo, kaj trovas ĉi tie fervorajn adeptojn kaj ardajn kontraŭlojn, estinte kaj estante temo de senfinaj kaj akraj disputoj, kiuj malpermesas ke la Valencia Esperanto-Grupo povus pri ĝi difini sin»

Nenian reagon levis tiaj vortoj, do, oni povus pensi ke kiu silentas, kunsentas, se via artikolo nun ne rompus tian neŭtralecon difinante tendencon ne akordigita de la valencia esperantistaro. Intenci klarigi la temon estas longa kaj puntiliema afero. Tial mi limigas min komenti vian inviton por ke ĉiuj venu al la Kongreso ne kiel… valencianoj… aŭ hispanoj… sed «homoj kun homoj».

Ĉu tio estas ebla? ¿Ĉu vi spertis iu fojo la travivaĵon esti nur homo? Mi jes, kaj tial mi ne kuraĝas inviti al neniu esti nur homo, ĉar estas inviti suferi la plej amaran solecon kiu povas premi la bruston de la homo. Esti frato de ĉiuj, estas same ol esti frato de neniu. Sed la infanoj bezonas familion por bone evolui kaj adoltoj bezonas familion, amikojn, najbarojn, samlandanojn, fratojn laŭ religio, laŭ politikaj aŭ kultural sentoj.

Ni nomas al aliaj esperantistoj «samideanoj», do, Esperantujo ne estas komunumo «de homoj kun homoj» sed de homoj kiuj pensas same. La diferenco estas ke Esperantujo devas vastiĝi en alia nivelo ol la naciaj komunumoj. Taŭga imago de Esperantujo estas vasta vitolaŭbo kie interkruciĝas sarmentoj tiel ke ne oni povas jam diferencigi ĝiaj pluraj originoj, ankoraŭ ke fakte, ĉiu sarmento ricevas sian nutraĵon de difinitaj piedoj kiuj enmetas siajn radikojn en la tero. Tial, ankaŭ en Esperantujo oni diras: Ĉiu en SIA lingvo kaj Esperanto por ĈIUJ.

La problemo estas ĉe ni, ĉar ni ne povas respondi unuvoĉe a la demando de kia estas NIA lingvo. Se vi valencie, akcentas la nomon de nia lando, amikoj koleras; se vi ne aksentas, aliaj kunuloj koleras; kiuj ne koleras, parolas kastilie. Kaj se iu intencas lertevti la problemon alprofundigante identecajn radikojn kaj asertas ke neniu Konkeranto meritas omaĝon, tiam malamikiĝas al ĉiuj.

Vi povas diri, que tio rilatas al «Ĉiu en SIA ligvo» kaj ni devas konstrui «Esperanto por ĈIUJ» kaj eble vi pravus se neniam oni krokodilus, sed vi bone scias kiel facile oni krokodilas, ankaŭ kiuj tre bone scipovas esperanton kaj ĉefe kiam oni devas paroli pri seriozaj aferoj kaj la krokodila lingvo estas la vestaĵo kiu kovras al la «nura homo».

Amike kaj esperante salutas al vi

Pascual Pont

Página 12 del original
Página 12 del original

[REKLAMO p.12] [BILDO p.12] Granda desegno okupanta la maldekstran duonon de la paĝo: en dika ombrita fasona tiparo la titolo «EUSKA MONTARA AVENTURO», kun paro da montoŝuoj apude. Sube «Organizata de» kaj «Euska E-Junularo» super gravurstila montara pejzaĝo kun baska domo en la malsupro; sur la pejzaĝo, en la sama dika tiparo, la slogano «Ĝeamikiĝo[?] en natura [nelegebla] kaj pura aero». En la malsupra maldekstra angulo: «Kiam: 13-08-1992 18-08-1992 / Kie: Junulargastejo «Sankta Kristo de Otadia» ALSASUO (EUSKIO)».

  • La celo estas jena: ĉiutage, ni piediros kaj tramigros en la lokan montaron.
  • Inter la enmontaj ekskursoj, vi povos elekti jen longajn, jen plezurajn, jen esplorajn.
  • Tiuj promenadoj tamen neniam estos tro lacigaj, tial ke la montoj ne estas tiom altaj (inter 1000 kaj 1500 metroj)
  • Plena kotizo en pesetoj ĝis 26-jaraj 10.000 pli aĝaj 13.000
  • La prezo inklusivas loĝejon, manĝaĵojn kaj la programon.
  • Skribu aŭ telefonu al: ANTTON AMEYUGO GORBEA, 4-2.dcha. E-01008 VITORIA-GASTEIZ TFNO. (945) 245.671

====================================================

[REKLAMO p.12] FRATECO INVITAS AL VI

ESPERANTISTA RENKONTIĜO DE LANDLIMAJ REGIONOJ

OLORON

(Suda Francio)

6-a kaj 7-a junio 1992

Vojaĝo ekde Zaragozo, restado, manĝaĵo kaj programo: 15.000 ptoj. Telefonu al Emilio. Tfno. (976) 227.497


Edita: Grupo Esperanto de Valencia Redactores: José Añó y Pascual Pont Imprime: Studio Puig – Planas, 12 – Valencia Depósito Legal V-1683-1983

Valencia Luno n.º 35 (octubre de 1992)

Texto completo del número 35 de Valencia Luno, el boletín del Grupo de Esperanto de Valencia, de octubre de 1992: 16 páginas transcritas del original.

Portada de Valencia Luno n.º 35, octubre de 1992.
Portada de Valencia Luno n.º 35, octubre de 1992.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1992_n35_okt

Qué tiene de especial este ejemplar

  • El número no lleva sumario: la portada empieza directamente con el primer artículo, «RAVITA TRIA KONGRESO», y en ninguna página hay índice del contenido.
  • En la portada, entre la cabecera y el título del primer artículo, hay dos líneas mecanografiadas: «FRANCISCO ZARAGOZA RUIZ / CALLOSA DEL SEGURA». No son ni el título ni la firma del artículo que viene a continuación, firmado al final por Johano Antono Giménez García.
  • El boletín está escrito en esperanto, pero la página 8 entera («¡AHORA ES EL MOMENTO¡ ¡PREPARATE PARA EL CONGRESO UNIVERSAL!») y el colofón de la página 16 («Edita: Grupo Esperanto de Valencia. Redactores: José Añó y Pascual Pont. Imprime: Studio Puig… Depósito Legal V-1683-1983») van en castellano.
  • En las páginas 6, 11 y 14 la máquina imprime coma donde toca punto: cada final de frase y cada abreviatura salen con coma («esperantistoj,», «ktp,», «k,t,p,», «F,K,», «1560 ptoj,», «Ekz,»). El resto de páginas usan el punto normal.
  • La dirección del local sale de tres maneras dentro del mismo número: la cabecera de la portada dice «GRAN VIA FERNANDO EL CATOLICO, 45, 3.º», el anuncio castellano de la página 8 «Gran Via Fernando el Católico 45,3ª» y la dirección del comité local de la página 11 «G.V. Fernando el Católico, 45, 3ª».
  • El titular de la página 8 sale con los dos signos de admiración invertidos: «¡AHORA ES EL MOMENTO¡». El texto castellano de esa página va impreso prácticamente sin espacio tras las comas («del 24 al 31 de Julio del próximo año 1993,tendrá lugar en Valencia,por primera vez en su historia,un congreso universal»).
  • Las direcciones extranjeras del intercambio de alojamiento (p. 15) van impresas con apóstrofo en lugar de los signos diacríticos que la máquina no tenía —«POZNAN’», «DUNAJSKA’ LUZNA’»— y con los topónimos alejados de la grafía nacional: «5800 PREVEN (Bulgario)» por Pleven, «33.300 NOWYSACZ», «ul. Wolnosci», «PL.50.150 WROCLAW».
  • En el crucigrama Nº 20 (p. 16) la lista HORIZONTALE acaba en el 8 y no da definición para la fila 9, mientras que VERTIKALE lleva las nueve; la cuadrícula, en cambio, tiene nueve filas y nueve columnas.

Qué hay en este número

p. Título Idioma Firma
1–3 RAVITA TRIA KONGRESO epo Johano Antono Giménez García
4–5 AKTO DE LA DAŬRA ESTRARO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO epo José Añó Belda (vizo: Johano Antono Giménez)
6 VALENCIO ESTIS TIE. 77ª UNIVERSALA KONGRESO – VIENO epo
7 PROGRAMO de la MEZA KURSO 92/93 epo
8 ¡AHORA ES EL MOMENTO¡ ¡PREPARATE PARA EL CONGRESO UNIVERSAL! spa
9 Valencio: Malmultekostaj kaj komfortaj loĝejoj epo
10 ANTAŬMENDO DE LOĜADO DUM LA 78-A UK EN VALENCIO epo
11 BALDAŬA ALIĜO AL LA 78ª UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO PLI MALMULTEKOSTA epo
12 VIGLAS LA MOVADO. ESPERANTO RONDETO, EL BURJASSOT epo
13 LA LIBROSERVO DE V.E.G. REKOMENDAS AL VI: epo
14 PRI ESPERANTAJ VERBOJ AKTIVA VOĈO (daŭrigo) epo Vale
15 ONI BEZONAS LOKAN GVIDANTON POR LA INTERNACIA INFANA KONGRESETO epo
15 INTERŜANĜO DE LOĜADO epo
16 KRUCENIGMO Nº 20 epo ALIA-GO
16 SOLVO DE LA KRUCENIGMO Nº 19 epo

El boletín, entero

Página 1 del original
Página 1 del original

[BILDO p.1] Kaplinio de la bulteno: sur verda fono, blanka desegnaĵo de la Turoj de Serrans (Torres de Serranos) maldekstre, granda blanka titolo «VALENCIA LUNO» kie la «C» de VALENCIA estas duonluno, kaj kvinpinta stelo dekstre de la vorto LUNO.

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO – FEDERACIO

GRAN VIA FERNANDO EL CATOLICO, 45, 3.º ✳ ☎ 384 96 16 ✳ 46008 VALENCIO (HISPANIO)

Nº 35 – oktobro 1992

FRANCISCO ZARAGOZA RUIZ CALLOSA DEL SEGURA

RAVITA TRIA KONGRESO

La vetero estis komforta, la vojaĝantoj alproksimiĝas al la kongresejo. La samvilaĝanoj piede, el aliaj partoj diversmaniere: tramo, buso, aŭtomobilo, izolitaj aŭ karavane.

Reprezentantoj de Castelló, Valencio, Cheste, Chiva, Pobla de Vallbona, Mislata, Burjassot, Alakanto, Callosa de Segura, Murcio, Rafal… eĉ Valladolid kaj Pakistano. Iom post iom atingis la varman urbon Callosa de Segura, kaj tie la kongresejon, bone aranĝita en la Publika Lernejo «Primo de Rivera».

Nia kara familio Bernabeu atendis nin por disdoni amason da dokumentoj en esperanta mansako. Aliĝintaj kaj aliĝontaj kongresistoj legis trankvile en la salono la diversajn broŝurojn inter ili la historion de Esperanto en Callosa de Segura, el-

[BILDO p.1] Foto en la dekstra kolumno: du viroj staras antaŭ granda tolbanero, el kiu videblas nur la fragmentoj «GRESO DE E», «DE» kaj «A ESPERANTO FEDERA». Maldekstre maljuna viro kun jako kaj punktita kravato, dekstre alia viro en hela ĉemizo; malantaŭ ili pliaj homoj.

Página 2 del original
Página 2 del original

donita pere de la Urbodomo de Callosa de Segura kaj skribita de Antonio Marco Botella. La unuaj 70 aliĝintoj svarme salutas unu la alian kaj rememoras antaŭajn amikojn la veteranoj, faras novajn kontaktojn la novbakitaj kaj rigardas la libroservon de HEF la scivolemuloj.

La VEF estraro kaj reprezentantoj de aliaj vilaĝoj kunvenis por pritrakti internajn aferojn. Post la manĝado, preparkunveno de la Ĝenerala Asembleo kaj Omaĝo al samideano Francisco Zaragoza Ruiz. Finante ĝin, nia samideano Augusto Casquero de la Cruz, kiel prezidanto de la LKK de la 78ª UKE informis pri la demarŝoj de la Valencia Kongreso, inter ili, de la kongresejo, kontaktoj kun la Julia Ferio de Valencio, Infana kaj Ileia kongresoj, unua bulteno, nombro da helpantoj, ktp.

Kun la ĉeestado de la urbestro kaj konsilantino pri kulturo de Callosa, prezidanto de VEF, Luis Hernández kaj Rafaela Urueña de Valladolid, Sro. Bernabeu, reprezentanto de la loka grupo «Ĉiam Espero», kunordigis la oficialan inaŭguron de la kongreso kaj celoj de la omaĝo al Francisco Zaragoza per bonvenaj vortoj al la gepartoprenantoj.

[BILDO p.2] Granda grupfoto de la kongresanoj — kelkdek personoj, la unua vico sidanta — antaŭ tolbanero kun la teksto «III KONGRESO DE ESPERANTO / VALENCIA ESPERANTO FEDERACIO KAJ MURCIO». Ĉe ambaŭ flankoj videblas flagoj kaj, maldekstre de la banero, la ronda esperanta emblemo.

Poste la reprezentantoj de ĉiu grupo vice salutis, kaj la prezidanto de VEF, per varmaj vortoj, bonvenigis al ĉiuj, laŭdegis al Sro. Zaragoza kaj invitis al la partopreno en la Kongreso de Valencio. Sro. Luis Hernández legis laŭdajn leterojn de la plej elstaraj esperantistoj de Hispanio, kaj Rafaela Urueña prelegis grandan gloson omaĝe al Sro. Zaragoza. La humila Sro. Zaragoza, sidata unuavice en la salono, emocie aŭskultis kaj ricevis: la malneton de la publikigota «Historio de Esperanto en la Valencia Komunumo» fare de la Prezidanto de FEV Johano Antono Giménez, Diplomon de la Grupo de

Página 3 del original
Página 3 del original

Valencio, ornamita kaj skribita de Félix Navarro kaj belan figuron kiel rememoro de la Valencia Esperanto Komunumo kaj Murcio. Finfine, la loka urbestro parolis al la ĉeestantoj kaj precipe al Sro. Zaragoza promesante nomi unu straton de la urbo al kiu tiom faris por esperanto en sia urbo.

La dimanĉon 28an de junio, je la 11ª, la muzikbando «La Filarmónica», ludante popularajn festparadojn, antaŭiritaj de la flagoj de la Grupoj kaj sekvotaj de la kongresanoj, marŝis tra la centraj avenuoj kaj stratoj de la urbo, haltis antaŭ la plato «calle Idioma Esperanto» kie la blovmuziko ludis «La Espero».

Jam en la Kongresejo, Augusto Casquero prelegis pri «Propedeŭtiko de Esperanto» kaj prof-ino. Urueña pri «Internacia Juro. Paralelismo inter Francisco de Victoria kaj Hugo de Grocio». Ambaŭ estis ege interesaj kaj multe partoprenataj per interesaj demandoj de la ĉeestantaro.

Vespere okazis la fermo de la Kongreso. La prezidanto de VEF diskonigis la konkludojn de la VEF estraro pere de la resumo de la akto kaj dankis la aŭtoritatojn, la muzikbandon, la LKKanojn Vicente Molins kaj familion Bernabeu, la libroservon de HEF kaj la prelegantojn.

Fermata la kongreso, ĉiuj adiaŭis unu la alian ĝis la venonta jaro en Cheste.

Johano Antono Giménez García

[BILDO p.3] Foto: granda grupo de kongresanoj, kelkaj sidantaj antaŭe, ĉirkaŭ la stratplato «CALLE DEL IDIOMA ESPERANTO» fiksita sur fostoj; inter ili videblas flagoj, unu el ili kun la esperanta stelo. Apudskribo: «Gekongresanoj antaŭ la plato de la strato «Idioma Esperanto» de Callosa de Segura».

Página 4 del original
Página 4 del original

AKTO DE LA DAŬRA ESTRARO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

En Callosa de Segura, la tagon 27an de junio de 1992, je la dekdua horo, kunvenis la Daŭra Estraro de la Valencia Esperanto-Fedracio okaze de sia 3ª Kongreso.

Ĉeestantoj: Prezidanto: Johano Antono Gimenez Sekretario kaj Kasisto: José Añó Belda Voĉdonantoj: Valencio: Augusto Casquero de la Cruz Alakanto: Rodolfo Canet Marín Callosa de Segura: José Miguel Bernabeu Juna Suno: Javier Martínez Ne oficialaj ĉeestantoj: Castelló: Francisco Conejero Sánchez Cheste: Julio Tarín Burjassot: Jorge Alcañiz Mislata: Luis Salag Murcia: Juan Antonio Cabezos

TAGORDO:

1e.- Legado de la antaŭa akto

Pro provizora foresto de la sekretario, anstataŭis lin la kasisto kiu anoncis ke la antaŭa akto estis publikigita en la bulteno nº 31 de la Federacio, fakto por ĉiuj konata pro tio implicite aprobata.

2e.- Informado pri la kontoj

S-ro Añó informis pri la elspezado dum la jaro 1991 de la Grupo de Valencio pro eldonado kaj dissendado de la bulteno, atingante sumon de 47.668 ptoj. sed neniu enspezado el la aliaj grupoj. La informado de la aliaj grupoj estis kontraŭa, sed konstatante ke ili ne povis kvitanci tion kaj la sumo laŭ li sendita estas pli malalta ol la elspezado, ni lasi la aferon por organizi ĝin alimaniere.

3e.- Jarkotizo

Post kelkaj diskutoj, la kuvenantoj akceptis kiel jarkotizo por 1992, la kvanto de 400 ptoj. po aliĝanto al ĉiu grupo.

Tiu jarkotizo estos enbankigita en la Poŝtkaso, konto nº 1302-4598-44-00-17830370. Pza. España de Valencio de la «Federación Valenciana de Esperanto».

Ĉiu prezidanto, post kolektado kaj enbankigado de la kotizoj, sendos al VEF fotokopion de la banka kvitanco

Página 5 del original
Página 5 del original

kaj liston de kotizantoj por sendi al ili la bultenon «Valencia Luno».

4e.- Aliĝado de «Lumradio» de Cheste

La prezidanto de VEF anoncis al la kunvenantoj la deziron de S-ro Tarín, kiel prezidanto de la Grupo de Esperanto «Lumradio» de Cheste kaj nome de siaj grupanoj aliĝi al la Federacio. Ankaŭ indikis ke la oficialaj postulaĵoj estas bone kaj komplete aranĝitaj.

Unuope akceptis la aliĝadon kaj restas al la daŭra estraro peti de la juĝistraro la oficialan aliĝon. La grupo de Cheste enbankigos 2000 ptoj. kiel aliĝkotizon kaj poste 400 ptoj. po grupano dum la jaro 1992.

5e.- Kongresa tago kaj kongresurbo 1993

Kvankam oni konsentis en la Kongreso de Alcantarilla kunveni ĉiam la trian semajnfinon post Pasko se ĝi ne koincidos kun monato majo, ĉiuj akceptis post propono de S-ro Casquero, koincidi la ĉeestadon de la respondeculoj pri la UK kun la kongreso de la Federacio. Momente kaj provizore ni elektis tri tagojn por la laborkunveno de ĉiuj, vendredo 30ª de aprilo vespere kaj sabato 1ª de majo en la Grupo de Valencio por la kunveno de UK kaj fermi ĝin dum la dimanĉo la 2-an de majo en Cheste.

6e.- Pri membreco

Iu ajn Grupo, Asocio aŭ Fondaĵo, rilataj al Esperanto kaj aliĝintaj al la Valencia Kongreso devos esti invititaj bongrade kaj reprezentataj en la rekontiĝo de la VEF estraro.

Sciante ke la Fondaĵo ne estas aliĝanta al la Federacio kiel organizaĵo, eble povos aliĝi kiel izolita membro. Pro tio ni devos fari la devigatajn demarŝojn en la oficiala oficejo por atingi tion.

7e.- Aliaĵoj

S-ro Cabezos, reprezentanto de la Grupo de Murcio, proponis skribi memoron de la aktivado de ĉiu jaro. Ĉiuj akceptis, restante sendi ĉiu Grupo la propran memoron al la Federacio kiu rekopilos ilin por atingi, se estus necese, favoran helpon petante subvencion de la «Generalitat Valenciana»

La provizora sekretario

[BILDO p.5] Manskribita subskribo super la nomo, kun la mallongigo «V.A.».

José Añó Belda

Vizo La prezidanto

[BILDO p.5] Manskribita subskribo de la prezidanto.

Johano Antono Giménez

Página 6 del original
Página 6 del original

VALENCIO ESTIS TIE

77ª UNIVERSALA KONGRESO – VIENO

Kiel kutime, la lastan semajnon de julio, okazis la UK de E-o aranĝita pere de UEA kaj la helpo de diligentaj aŭstriaj esperantistoj,

La hispanoj estis tie, kaj aro de valencianoj, apartenantaj al la LKK de la 78ª UKE kiu okazos en nia urbo, ĉeestis por koni interne la funkciadon de la kongreso, helpi al multaj deĵorantoj por lerni pene en sama loko, propagandi nian urbon por ravi ĉeestantojn al nia kongreso,

Diligente ni deĵoris ĉe giĉetoj pri disdono de dokumentoj, novaj aliĝoj, UEA-kaso, mendo de ekskursoj, bankedo kaj loĝado, Ni rigardis la funkciadon de informejo, rendevua tabulo kaj libroservo,

Ankaŭ ni partoprenis en multaj programeroj por plibonigi ilin se eblas, Ni ekskursis, ĉeestis teatron kaj folklorojn, partoprenis konversaciajn kursojn kaj Ĉe-metodon, Ni parolis kun ĉiu gvidanto kaj atingis spertojn de la prezidantoj de ILEI, UMEA, IKUE, OOMOTO, ktp,

Finfine, dum la tri lastaj tagoj, ni vice deĵoris en budo, ene de la halo de la kongresejo, por propagandi la 78an UK-on en Valencio, informi al tiu petanto pri nia urbo, hoteloj aŭ restadejoj, disdoni urbomapojn de Valencio, montri vidindaĵojn per bildoj aŭ atendi privatajn kaj delikatajn situaciojn, La lastan tagon ni atingis 122 aliĝantojn kaj similan kvanton da mendiloj pri loĝejoj,

Elstaraj politikistoj reprezentis nin en la kongreso, Dum la inaŭguro, la Ambasadoro de Hispanio en Aŭstrio, prelegis longe, ravante la tutan ĉeestantaron, tradukite pere de nia kara esperantistino Rafaela Urueña,

Ankaŭ ni akceptis nian vicurbestron González Lizondo kaj lian helpanton, kunporti ilin de la flughaveno al reservata hotelo, kunveni en la kongresejo, traduki al Esperanto lian prelegon, Li, kiel vicurbestro de Valencio, oferis nian urbon al la esperantistoj dum la fermo kaj prenis la esperantan flagon por daŭrigi, venontjare la kongreson en Valencio, Niaj urbaj reprezentantoj, forte impresitaj de la etoso de la kongreso, foriris promesante grandan kaj fortan helpon al la organizado de la Valencia Kongreso,

[BILDO p.6] Foto ĉe la malsupra dekstra parto: interno de la kongresejo, kun granda surskribo sur la muro «77-a Universala Kongreso de Esperanto»; sube pluraj homoj vidataj de malantaŭe ĉe giĉeto, unu el ili kun kongresa insigno pendanta.

Página 7 del original
Página 7 del original

PROGRAMO de la MEZA KURSO 92/93

* ĈEFAJ CELOJ pri tiu ĉi KURSO

  1. Atingi pliperfektigon de nia lingvosciado
  2. Plibonigi nian konversacian parolad-nivelon
  3. Varbi kaj kuraĝigi novajn kaj venontajn kurs-sekvantojn partopreni la kurson
  4. Partoprenigi la kurs-sekvantojn en la kurso
  5. Enkonduki novajn aktivecojn pli altirajn ol la tradiciaj
  6. Antaŭ la U.K. en Valencio de la venonta jaro, elmontri ĝenerale, pli bonan nivelon tiel de la lingvo, kiel de la historio kaj kulturo esperanta.

* AKTIVECOJ PROPONITAJ

I) Por la tuta kurso:

a) Ĉar temas pri kurso de Esperanto je meza nivelo, estas supozata ke la gekursanoj havas -antaŭĉio-, elementan scion de la lingvo; pro tio, laŭ interkonsento de la nunaj gekursanoj, niajn kursojn disvolvigos en la Internacia Lingvo.

b) Ĝenerale, la aktivecoj proponitaj dum la kurso 92/93 estas sufiĉe diversaj por ne enui la ĉeestantojn kaj, samtempe, «tuŝi» malsamajn temojn krom la gramatikaĵojn.

II) Por la UNUA TRIMESTRO:

  • Tiu ĉi trimestro komencos la 30-an de septembro kaj finos la 16-an de decembro
  • La horaro de ĉi trimestro jen estas:

MERKREDE: de la 8-a ĝis la 9-a de la vespero

a) SEPTEMBRO, 30 : 1) Pridiskuti la jenan programon 2) Konversacio libera b) OKTOBRO, 7 : 1) UZADO DE LA VERBAJ TEMPOJ: *Tempoj simplaj kaj kompleksaj *Voĉoj: AKTIVA; PASIVA; FAKTITIVA; MEDIALA c) OKTOBRO, 14 : 1) Aŭskulti kaj elkompreni la kanzonon en Esperanto de Jak le Puil: «Revenas mi» ĉ) OKTOBRO, 21 : 1) La prepozicioj: prepozitivoj kaj prepoziaĵoj d) OKTOBRO, 28 : 1) Videobendo pri la U.K. ’92 en Vieno e) NOVEMBRO, 4 : 1) Konjukcioj, subjukcioj kaj interjekcioj f) NOVEMBRO, 11 : 1) Konkurso en Esperanto g) NOVEMBRO, 18 : 1) La refleksivo: Ĝenerala Uzo. Tipoj kaj Ekzemploj ĝ) NOVEMBRO, 25 : 1) Aŭskultado kaj elkompreno de la kanzono titolita : «Reklamo al Silento» de la Rock grupo «TEAM'» h) DECEMBRO, 2 : 1) Legado kaj analizo de la poemo de Miguel Hernández «Elegio al Ramón Sijé» ĥ) DECEMBRO, 9 : 1) Ludo en Esperanto i) DECEMBRO, 16 : 1) La Kunmetado (I) : «La leĝoj «

*FINA NOTO: BONVOLU DISKONIGI ĈI PROGRAMON AL EBLAJ PARTOPRENONTOJ

Página 8 del original
Página 8 del original

¡AHORA ES EL MOMENTO¡

¡PREPARATE PARA EL CONGRESO UNIVERSAL!

Como sabeis todos,del 24 al 31 de Julio del próximo año 1993,tendrá lugar en Valencia,por primera vez en su historia,un congreso universal de Esperanto,al que se espera la asistencia de más de tres mil esperantistas,procedentes de unos 70 países de todo el mundo.

Esto es el sueño de todo esperantista: poder practicar nuestra lengua con personas de todo el mundo,sin necesidad de tener que movernos de casa,y ahorrandonos el costo que supone un viaje al extranjero.

Esta oportunidad es casi imposible que vuelva a presentarse,pues han tenido que pasar 105 años desde la creación del Esperanto para que se celebre un congreso universal en Valencia.

Si quieres aprovechar adecuadamente esta gran oportunidad,inscribete a los cursos que especialmente se van a impartir de cara a este congreso,para que puedas disfrutar de los más de 200 actos que se celebrarán durante el mismo: conferencias,debates,asambleas de organizaciones internacionales,Universidad Internacional,teatro,conciertos,festivales artísticos,excursiones,etc,todo ello utilizando como único idioma el Esperanto.

Los cursos se realizarán en nuestra asociación,Gran Via Fernando el Católico 45,3ª,teléfono 3 84 96 16. El horario será: Lunes ,Miercoles y Viernes,de 19 a 20, o de 20 a 21 horas,a partir de primeros de Octubre.

¡NO DEJES PASAR LA OCASION!

¡ EMPIEZA YA !

[REKLAMO p.8] ESTU MILIONULO KAJ HELPU NIAN GRUPAN FINANCON! AĈETU KRISTNASKAN LOTERION. NUMERO 26.967

Página 9 del original
Página 9 del original

[BILDO p.9] Emblemo: nigra ronda-angula kadro kun la blanka surskribo «78-a».

78-a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO 24-31 julio 1993 Valencio, Hispanio

Valencio: Malmultekostaj kaj komfortaj loĝejoj

La preparoj por la 78-a UK en Valencio marŝas bone. Jam nun UEA povas prezenti prezojn kaj akcepti rezervojn por la loĝado. La Dua Bulteno – kiu inkluzivos ankaŭ oferton de la ekskursoj, antaŭkongreso en Katalunio, postkongresa vojaĝo tra la pitoreska interno de Hispanio kaj kelkaj feriaj ekskursoj al famaj ripozejoj – aperos en novembro. Jam nun eblas antaŭmendi la loĝadon per plenigo de la ĉi-dorse donita mendilo kaj depono de minimuma sumo, kiu estos kreditita al konto en via nomo ĉe UEA (via UEA-kodo ankaŭ indikas vian konton). Tiel farita antaŭmendo garantias rezervon en la dezirata hotelo, ĉar eble poste ne plu disponeblos liberaj lokoj. Kiam vi post kelkaj monatoj plenigos la definitivan mendilon, estos necese alpagi la reston de la mendovaloro.

Ĉiuj hoteloj estas proksime al la kongresejo, samkiel la komfortaj kaj vere favorprezaj studentaj loĝejoj. Ekzemple la hotelo Rey Don Jaime troviĝas kelkcent metrojn for de la kongresejo. Ĉiuj aliaj troviĝas je maksimume 20-minuta promendistanco de la kongresejo kaj troviĝas ĉe linioj de taŭgaj urbaj aŭtobusoj. Niaj prezoj estas signife malpli altaj ol normale postulataj en Valencio en tiu jarsezono.

Aparte menciinda estas oferto de studentaj loĝejoj, kun komforta loĝado kaj tri manĝoj tage. En Valencio, varma mediteranea urbo, ni havos iom pli longan siestan paŭzon (13h00-16h00), kiu donos sufiĉe da tempo por trankvile tagmanĝi kaj ripozi de la kongresaj laboroj.

Mendante tra UEA vi ŝparos monon kaj certigos al vi agrablan restadejon!

HOTELOJ (deponsumo 1300 ŝilingoj aŭ 200 guldenoj)

hotelo kaj ĝia kategorio unulita ĉambro loko en dulita ĉambro
1 Astoria Palace 5-stela 200 145
2 Rey Don Jaime 4-stela 165 110
3 Hotel Expo 3-stela 140 98
4 Ciudad de Valencia 3-stela 135 90
5 Excelsior 3-stela 120 90
6 Inglés 3-stela 115 85
7 Londres 3-stela 90 75

STUDENTAJ LOĜEJOJ (deponsumo 650 ŝilingoj aŭ 100 guldenoj)

kompleta pensiono kun matenmanĝo
El Pilar I
loko en 1-lita ĉambro 75
loko en du kaj tri-lita ĉambro 55 38
El Pilar II
loko en du kaj tri-lita ĉambro 78 58
Colegios Mayores
loko en du kaj tri-lita ĉambro 48 36

Pli precizajn informojn vi povos ricevi ĉe la valencia giĉeto, kiu ekfunkcios ĵaŭdon matene. Tie vi povos ankaŭ aliĝi al la 78-a UK, laŭ plej favoraj kotizaj tarifoj.

ĈIUJ PREZOJ ESTAS POR UNU TAGO/NOKTO KAJ EN NEDERLANDAJ GULDENOJ.

Página 10 del original
Página 10 del original

[BILDO p.10] La tuta paĝo estas mendilo enkadrigita per maldika nigra rando.

78-a Universala Kongreso de Esperanto, Valencio, 24-31 julio 1993

ANTAŬMENDO DE LOĜADO DUM LA 78-A UK EN VALENCIO

NOMO …………………………………………………… UEA-KODO ☐☐☐☐ – ☐

LANDO ……………………………………………………

antaŭmendas loĝadon en Valencio en hotelo _______________ kaj pagas deponsumon de _________ ŝilingoj/guldenoj (metu cirklon). Tiu antaŭmendo validas por la datoj de la kongreso (24-31 de julio 1993). Mi konfirmos mian mendon kaj la loĝdatojn post la ricevo de la Dua Bulteno, per alsendo de la kongresa mendilo al la CO en Roterdamo.

Mi interesiĝas ankaŭ pri:

a) antaŭkongreso en Katalunio jes ne b) oficiala postkongreso en Hispanio jes ne c) feria vojaĝo kun esperantistoj jes ne

Tiu ĉi antaŭmendo fariĝos definitiva nur post plenigo de mendilo kiu estos liverita al mi kun la Dua Bulteno. Poste la mendoj estos traktitaj laŭ kondiĉoj de la Dua Bulteno. La sumoj deponitaj de malmendintoj restos je la dispono de tiuj laŭ la kutimaj kondiĉoj por UEA-kontoj.

Mi pagas:

☐ kontante en ŝilingoj al la giĉeto de la 78-a UK ☐ sendos tuj monon al la CO per mia landa peranto, banko aŭ poŝto. ☐ per mia UEA-konto, kie jam kuŝas sufiĉe laŭ la kondiĉoj

Loko kaj dato Subskribo

………………… …………………

Página 11 del original
Página 11 del original

[BILDO p.11] Emblemo de la kongreso: rombo kun la stiligita globo-motivo, apud ĝi nigra rektangulo kun blanka «78-a», kaj la teksto «VALENCIO» sub «UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO».

BALDAŬA ALIĜO AL LA 78ª UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO PLI MALMULTEKOSTA

Tiuj kiuj deziras partopreni en la Universala Kongreso, aliĝos kun pli favora prezoj antaŭ la 31ª de decembro. Ekde tiu dato la aliĝkotizo estos sufiĉe pli alta.

Estas interese ankaŭ fariĝi membro de UEA samtempe, ĉar tiel ankaŭ oni ricevos interesan rabaton. La kotizo al UEA kune kun la aliĝkotizo al la UK de Valencio kostas entute malpli ol la sola kotizo al la kongreso. Ni kalkulu:

1,- Kotizo al UEA kiel Individuo Membro kun Jarlibro , , , 1560 ptoj, Aliĝkotizo por la UK kiel Individua Membro , , , , , , 11760 ptoj, Entute , , , , , , , , , 13320 ptoj,

2,- Aliĝkotizo por la UK kiel ne individua Membro, , , , , 14728 ptoj,

Do, ne hezitu. Aliĝu tuj!

Meze de «Valencia Luno» vi havas aliĝilon. Vi povas fotokopii ĝin se vi bezonas pli ol unu. Plenumu kaj sendu ĝin al:

LKK Universala Kongreso de Esperanto G.V. Fernando el Católico, 45, 3ª 46008 VALENCIO

Kaj la mono al: BANCAJA 78ª UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO Urbana Sorolla Konto: 2077-0063-5-9-3101696422

[BILDO p.11] Ĉe la malsupro de la paĝo, sub duobla linio el «=», ripetiĝas la sama emblemo: rombo kun la globo-motivo, nigra rektangulo kun «78-a», kaj la teksto «VALENCIO — UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO».

Página 12 del original
Página 12 del original

VIGLAS LA MOVADO

ESPERANTO RONDETO, EL BURJASSOT

Restituto Albero jam povas maljuniĝi trankvile ĉar lia semo ĝermis kaj oni divenas ke la arbo estos granda, fronda kaj fruktodona, ĉar ĝi disvolviĝas rapide kaj sane.

Dum la pasinta jaro, ĉiun sabaton matene kunvenis Restituto kun pluraj gejunuloj por doni al ili sian sperton entuziasmon, revuojn kaj esperantaĵojn. Vespere la gejunuloj kunvenis kun geamikoj por organizi Esperanto-Rondeton kaj paroli pri ekonomia situacio, kontaktoj kun urbokonsilanto, bazaj kursoj kaj ankaŭ babili Esperante.

Nun, la grupo estas nombra, forta kaj klera. Okupas malgrandan lokon en la Muzikejo «Los Silos» kie havas ŝrankon por gardi librojn, revuojn, ĵurnalojn, historiajn kaj organizajn dokumentojn de la grupo.

Por plibonigi sian scipovon de Esperanto kelkaj el ili partoprenas en perfektiga kurso gvidata de Johano Fontecha kaj ĉiuj klopodas flue paroli Esperanton.

Vi povas rilati kun ili al tia adreso: Passeig Concepció Arenal, 10-baix – 46100 BURJASSOT

Dum la kurso 1992-1993 la Valencia Esperanto-Grupo havas inter siaj oftaj ĉeestantoj kaj tre bone esperantaj parolantoj du eksterlandajn esperantistojn kiuj loĝas en Valencio por vizitadi kurson pri hispana lingvo. Ili estas

Zdravka Bogdanova, bulgarino, universitata profesorino de bulgara lingvo por eksterlandanoj.

Habib-ur-Rahman Khawaja, pakistano.

1992 estos neforgesebla jaro por nia elstara kaj kara samideano Rafael Herrero García. Li edziĝis la 20a de februaro kun mirinda Amparo Martínez. Sekvantan monaton li suferis kirurgan operacion de la prostato kaj bedaŭrinde la postoperacia kuracado ne estis bona kaj li denove eniris en operaciejo la 2an de julio. Nun jam li saniĝis konvene kaj ni ĉiuj deziras al li kaj al ŝi multajn feliĉojn en sia nova vivo.

Página 13 del original
Página 13 del original

LA LIBROSERVO DE V.E.G. REKOMENDAS AL VI:

PLENA ILUSTRITA VORTARO

de Esperanto, kaj Suplemento kun la novaj vortoj de la Academio de Esperanto. Eldonitaj en 1987 de Sennacieca Asocio Tutmonde Ĉiuj vortoj en 1400 paĝoj. La plej bonega vortaro de la universala lingvo en la tuta mondo. Disigas la radikojn de la afiksoj. Multegaj bildoj pri muziko, zoologio, aŭtomobilo, homa korpo, botaniko, medicino, sportoj, k.t.p. PRECO: 7.800 PTOJ. VI POVAS AĈETI NUR LA SUPLEMENTO KIES PRECO ESTAS 600 PTOJ.

ESPERANTO EN PROSPEKTIVO

de Giordano Moya Escayola Eldonita en 1989 de Barcelona Esperanto-Centro.

La aŭtoro de «La homa vivaventuro» verkis tiun libron originale en Esperanto pri esperantismologia studo. Estas tre necesa libro por ĉiu kiu deziras koni nian historion kiel movado, nian internan ideon, kaj niajn malfacilaĵojn dum tiu unua jarcento de nia historio. Prospektivo laŭ P.I.V. estas: «Scienco pri la kaŭzoj sciencaj, teknikaj, ekonomikaj kaj sociaj, kiuj akcelas la evoluon de la mondo, kaj pri la eventualaj situacioj, kiuj ili povas kune estigi.» Do, se vi deziras koni, analizi kaj studi la penson de Zamenhof kaj la esperantan movadon, vi bezonas tiun libron. 150 paĝoj. PRECO: 500 PTOJ.

Se vi deziras tiajn librojn, estas sufiĉe telefoni lunde, merkrede aŭ vendrede, de la 7ª ĝis la 9ª vespere al 384.96.16. Akordigante pagformon kaj sendokoston, ni ankaŭ sendos ĝin al via hejmo.

Pascual Pont, redaktoro de Valencia Luno malsaniĝis de obstrukca iktero kiu devigis lin operacion je galvaziko la pasintan 17an de aŭgusto. Feliĉe li resaniĝis rapide.

Página 14 del original
Página 14 del original

PRI ESPERANTAJ VERBOJ AKTIVA VOĈO

(daŭrigo)

Dediĉita al sro, Adrian Mañas Codes granda esperantisto kaj amiko

La VOĈOJ (laŭ V,) signas rilaton inter subjekto kaj ago, La AKTIVA VOĈO esprimas agon aŭ staton plenumata de la subjekto; KAJ ESTAS BAZO DE LA CETERAJ VOĈOJ, En la Ag-propozicio la subjekto estas ag-subjekto t,e, aganto, La aktiva voĉo havas tri formojn;

1ª formo: ag-subjekto + objekto

Simpla transitiveco de la aganto ĝis objekto, Ekz, Mi vestas mian filon; mi razas mian patron

2ª formo: oni + objekto

La ag-subjekto povas esti anstataŭigata de la ne-persona ONI, Ekz, Oni bezonas serviston, Ni devas diri ĉi tie al la esperantistoj, ke la troigado de la ne-persona ONI malbeligas kaj malriĉigas la stilon, Pro tio, priatentu kaj ŝparu la ne personan formon!

3ª formo: refleksivo + refleksiva formo: ĉiam aktiva

Se ni supozas ke la rekta objekto deturnas sian pozicion ĝis koincidi sur la subjekto (aganto), el tio rezultas la «refleksivaj formoj» en kie la verba ago, elirante el la subjekto eniras denove en la saman subjekton kaj postulas «sin» por la tria persono; estas do «sin formoj» KIUJ ĈIAM HAVAS NUACON DE AKTIVECO ĉar fakte estas aktivaj formoj, Ekz, Mi vestas min, razas min, ŝi aŭ li lavas sin, nutri sin, okupi sin, turni sin, ĝeni sin, interesi sin, armi sin,,,(Z),,, Kiu okupas sin je meĥaniko estas meĥanikisto, kaj kiu okupas sin je ĥemio,,,(21 eks 32 F)

Do, se ni volas emfazi nian aktivan intereson pri iu ajn afero, mi diros; li «interesas sin», Por ekzemplo; Kiam E, Privat skribas; Karlo tre (multe) «interesiĝis» pri sia fratineto (Karlo pag, 7) li probable volus diri; Karlo tre «interesis sin» pri sia fratineto, Ĝenerale, kiam la subjekto estas persono aŭ animata estaĵo estas preferindaj la «sin formoj» kontraŭ la iĝ-formoj, precipe ĉe la verboj; turni, levi, k,t,p,

Tamen EN LA ZAMENHOFA STILO NI KONSTATIS EKVILIBRON INTER «SIN-FORMOJ» KAJ «IĜ-FORMOJ», Foje, en la sama frazo ekzistas la du formoj, Ekz; «En niaj kunvenoj neniu humiliĝas, neniu sin ĝenas» (Z) «Personoj kiu povas entuziasmiĝi kaj dediĉi sin al pionireco» (F,K,)

Se la verbo devenas de adjetiva radiko; la formoj «iĝi sin» neniam estas ekvivalentaj al iĝi, Ekz; «Ne deprenante de la lernanto la eblon kritike propriĝi al si ĉiujn riĉigojn,,, la F,K, por ĉiam gardos lin de blinda kaj senkritika alproprigo de stilo erara (F,K,) «En somero la formiko «pretigas al si» manĝaĵojn por la vintro, (Quarello pag, 179)

Vale Valencio-Cheste septembro 1991 (daŭrigos)

Página 15 del original
Página 15 del original

ONI BEZONAS LOKAN GVIDANTON POR LA INTERNACIA INFANA KONGRESETO

La ĉeforganizanto de la Internacia Infana Kongreseto kiu okazos samtempe kun la Universala Kongreso de Valencio, dum 24ª ĝis 31ª de julio 1993, en somera junulara restadejo, 40 kilometroj for de Valencio, bezonas lokan gvidanton tiucele. La kvalitoj bezonataj en la Loka Gvidanto estas:

a) sufiĉe bona lingvoscio
b) posedo de privata aŭtomobilo
c) nefumanto
d) kaj, kompreneble, intereso pri infanoj.

Se li aŭ ŝi ankaŭ ludas gitaron, scias organizi ludojn, ktp. eĉ pli bone; sed nur (a) ĝis (d) estas nepraj.

La Loka Gvidanto ne devas nepre esti valenciano. Interesitoj bonvolu skribi tuj al la LKK en Valencio.

==============================================================

INTERŜANĜO DE LOĜADO

Elstaraj esperantistoj, flue parolantoj, bezonas senpagan loĝadon aŭ malaltan prezon dum la Universala Kongreso en Valencio.

Ili kompensos sammaniere en siaj respectivaj urboj. Profitu la okazon por praktiki la paroladon de Esperanto kaj skribu rekte al tiu kun kiu vi deziras fari la interŝanĝon

Elena Goergieva Hristova          Krystyna Sasinska
ul. Rakovski, 60                  Grodziska 17/5
5800 PREVEN (Bulgario)            PL.60.363 POZNAN' (Pollando)

Maria Czekanska                   Ing. Tibor Kepencay
ul. Kotlarska 6/3                 900 42 DUNAJSKA' LUZNA' 730
PL.50.150 WROCLAW                 (ĉe la Bratislava)
(Pollando)                        ĈEĤOSLOVAKIO

Esperanto Klubo                   Gustav HECZKO
ul. Wolnosci 23 DKK               Jana Maluchy 7/126
33.300 NOWYSACZ                   705 00 OSTRAVA - DUBINA
(Pollando)                        Ĉeĥoslovakio

Página 16 del original
Página 16 del original

KRUCENIGMO Nº 20

de ALIA-GO

[BILDO p.16] Krucenigma krado desegnita reliefe, kun ombrigitaj oblikvaj strioj laŭ la randoj. La kvadratoj estas numeritaj 1 ĝis 9 supre (kolumnoj) kaj 1 ĝis 9 maldekstre (vicoj), sed la kampo ne estas plena kvadrato: ĝi formas romban, ŝtupforman figuron — la vico 1 havas nur unu kvadraton (kolumno 5), la vico 2 tri (4–6), la vico 3 kvin (3–7), la vico 4 sep (2–8), la vico 5 ĉiujn naŭ (1–9), kaj poste malvastiĝas simetrie ĝis la vico 9, kiu denove havas nur unu kvadraton (kolumno 5). En la centro mem, ĉe vico 5 kolumno 5, staras unu nigra kvadrateto.

HORIZONTALE

1.- Konsonanto uzata kiel romana cifero. 2.- (Rad.) Entera aŭ subtera kavaĵo, el kiu oni elfosas substancojn, per hakado, maŝinborado, k.t.p. 3.- Hebredevena virnomo. 4.- Mallgranda maso de materio, el la ĉielaj spacoj, fariĝinte luma pro la renkonto kun la tera armosfero. 5.- (Adverbe) Alkohola trinkaĵo, farita el fermentita mielo. Guma rezino de iaj ekstremorientaj arboj. 6.- Kristaliĝinta polurebla kalkŝtono, uzata en konstruado kaj skulpturo. 7.- Virseksa pronomo (du literoj). (Rad. kaj inv.) La konscianta subjekto mem. 8.- Organa korpo, produktata de la inoj de diversaj klasoj de animaloj.

VERTIKALE

1.- Voĉa, naza, labiala konsonanto. 2.- Adverbo kiun oni aldonas al substantivo aŭ pronomo. 3.- (Rad.) Metala disketo, surhavanta ambaŭflanke bildon, signojn aŭ surskribojn. 4.- Tio, kies ekzistadon ni konas per la sensoj, kaj el kio konsistas la universo. 5.- (Adverbe) Tradicia rakonto pri la dioj aŭ praavoj en la komenco de la tempoj. Transigi objekton en alian lokon. 6.- Lingvisto aŭ verkisto, kiu provas enkonduki en lingvon ne uzatajn vortojn. 7.- (Inv.) Malĝusta opinio, konduto aŭ faro. 8.- Opo de ok aferoj. 9.- Vokalo.

==============================================================

SOLVO DE LA KRUCENIGMO Nº 19

HORIZONTALE: 1. MARDE. 2. OMBRO. 3. ĴUDO. ELFO. 4. AKOR. SOLD. 5. ŬA. ON. 6. DZOR. ĈEKU. 7. AOTO. ATOL. 8. IKARO. 9. SABAT

VERTIKALE: 1. ĴAŬDA. 2. UKAZO 3. MODO. OTIS. 4. AMOR. ROKA. 5. RP. AB. 6. DRES. ĈARA. 7. EOLO. ETOT. 8. FLOKO. 9. ODNUL

Edita: Grupo Esperanto de Valencia

Redactores: José Añó y Pascual Pont

Imprime: Studio Puig – Planas, 12 – Valencia

Depósito Legal V-1683-1983

Valencia Luno n.º 36 (abril de 1993)

Texto completo del número 36 de Valencia Luno, el boletín del Grupo de Esperanto de Valencia, de abril de 1993: 22 páginas transcritas del original.

Portada de Valencia Luno n.º 36, abril de 1993.
Portada de Valencia Luno n.º 36, abril de 1993.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1993_n36_maj

Qué tiene de especial este ejemplar

  • El colofón de la página 2 imprime «N-o 36 Aprilo 1993», mientras que el identificador de la digitalización de archive.org dice mayo. El contenido concuerda con abril: el congreso de Cheste (30 de abril – 2 de mayo) es todavía futuro, el plazo de inscripción es el 16 de abril y VALE firma la página 19 «Paskon 1993» (la Pascua cayó el 11 de abril de 1993).
  • El número se da dos subtítulos distintos: la cubierta dice «BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO – FEDERACIO» y la cabecera de la página 2, «ESPERANTO-BULTENO DE LA VALENCIA KOMUNUMO».
  • El teléfono del grupo aparece con las cifras cambiadas de una página a otra: la cubierta imprime «384 96 16» y el colofón de la página 2, «348-96-16».
  • En la lista de la junta (página 2), la línea «Vicprezidanto:» está impresa sin ningún nombre detrás; el cargo de vicepresidente queda en blanco.
  • Sobre el cartel del congreso de la cubierta hay un «Nº 36» escrito a mano, añadido al papel y no impreso.
  • Varios nombres propios salen mal impresos: el poema necrológico de la página 2 va firmado «Marjore Boulton» (por Marjorie Boulton); la dirección francesa de la página 4 dice «Maison St. Josph, FE-26400-allex» (por Joseph, F-26400 Allex); y la dirección valenciana de la página 17 escribe «Guilem de Castro».
  • El crucigrama nº 21a (página 15) se publica con la cuadrícula vacía —nueve por nueve casillas, contorno escalonado y una estrella negra dibujada en el centro—, de modo que solo están las definiciones. El número tampoco trae la solución del nº 20, que sí aparecía en los números anteriores. La firma dice «de ALJA-GO», mientras que el número 35 la imprimía «ALIA-GO».
  • La página 21 es entera manuscrita: la partitura de «Ho, mia kor’», con música de Felikso Navarro sobre el poema de Zamenhof, con la letra silabeada bajo las notas.

Qué hay en este número

p. Título Idioma Firma
1 [Kovrilo: 4a KONGRESO V. E. F. VALENCIA KAJ MURCIO — CHESTE 1993, 30a Aprilo – 02a Majo] epo
2 [Kolofono: estraro, redaktoroj kaj presisto] epo, spa
2 Dankon al Pascual Pont epo J. Pérez
2 Adiaŭ bona amiko. epo Marjore Boulton (poemo)
3 KONGRESAJ GLUMARKOJ AĈETU ILIN! epo La aŭtoro.
4 Ĉirkaŭ-kongresaj aranĝoj epo
5 Provizora programo epo
6 ESPERANTUJO epo Johano Antono
7 1-a INTERNACIA KULTURA KAJ TURISMA SEMAJNO epo
8 UMBERTO ECO KAJ ESPERANTO epo Johano Antono
9 CHESTE: epo VALE.
10 I I K-ALIĜILO PROVIZORA epo
11 PROVIZORA PROGRAMO epo
11 LKK epo
12 28a Internacia Infana Kongreseto epo
13 4-a KONGRESO DE LA VALENCIA ESPERANTO FEDERACIO KAJ MURCIO — LA ANTAŬ -UNIVERSALA KONGRESO DE VALENCIO [aliĝilo] epo
14 Per biciklo tra Eŭropo epo Felikso Navarro
15 KRUCENIGMO Nº21a epo de ALJA-GO
16 Memoraĵoj pri Jean Lezan… kaj aliaj amikoj. epo (Sendita al la redakcio de Pedro Sevilla.)
17 ANONCETOJ epo
17 INTERŜANĜO DA LOĜADO epo
17 HEROLDO DE ESPERANTO epo
17 Valencia Esperanto-Federacio epo
18–19 KLARIGOJ AL S-ro ADRIAN MAÑAS. epo VALE.
20 Pri la mirinda poemo de Zamenhof HO, MIA KOR epo Felikso Navarro.
20 U E A epo
21 [Ho, mia kor’ — manskribita muziknotaĵo kaj la poemo] epo Teksto: L.L. Zamenhof. Muziko: Felikso Navarro
22 INTERNACIA MUZIKA SEMINARIO 30-a jariĝo de MEL epo el «EVENTOJ», marto (1)- 93.
22 ALIKANTO [komikso] epo aŭtoro Javier Moya, tradukita de José Miguel Bernabéu

El boletín, entero

Página 1 del original
Página 1 del original

[BILDO p.1] Kapo de la bulteno: verda rektangulo kun, maldekstre, blanka desegnaĵo de la turoj de Serranos (Valencio), granda blanka lunarko kiu formas la komencan «C», la vortoj VALENCIA LUNO en blankaj majuskloj, kaj dekstre malsupre kontura kvinpinta stelo.

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO – FEDERACIO

GRAN VIA FERNANDO EL CATOLICO, 45, 3.º ✆ 384 96 16 ✱ 46008 VALENCIO (HISPANIO)

Nº 36

[skribita permane super la kongresa afiŝo]

[BILDO p.1] Kovrila afiŝo desegnita per konturaj literoj:

4a KONGRESO V. E. F. VALENCIA CHESTE 1993 30a Aprilo 02a Majo

(vertikale ĉe la dekstra rando) K A J M U R C I O

En la mezo, perspektiva desegnaĵo de la literoj V. E. F. en tri dimensioj, kun granda kvinpinta stelo malantaŭ ili.

Página 2 del original
Página 2 del original

VALENCIA LUNO

ESPERANTO-BULTENO DE LA VALENCIA KOMUNUMO


ESPERANTO GRUPO DE VALENCIO

Gran Via Fernando el Católico, 45 3º, T-no 348-96-16 46008 VALENCIO (HISPANIO)

ESTRARO

Prezidanto: Josefo Pérez Sempere. Sekretario: Aŭgusto Casquero de la Cruz. Vicprezidanto: Kasisto: Santiago Miquel Planas.

Redaktoroj kaj kunlaborantoj.

Josefo Pérez Sempere. VALE. Josefo Añó. Felikso Navarro. Johano Antono. Aŭgusto Casquero.

Noto:

Pri la enhavo de la artikoloj respondecas la aŭtoroj mem.

Imprime: ESTUDIO PUIG. c/ Planas, 12 VALENCIA. Deposito Legal V-1683-1983. N-o 36 Aprilo 1993

Dankon al Pascual Pont

Post kvar-jara tasko ĉe Valencia Luno, kaj dum 16 numeroj, nia ĝisnuna redaktoro Pascual Pont agis kiel efika kaj serioza atestanto pri eventoj kaj aktivecoj de nia valencia Esperanto Movado.

Nun, li lasas ripozi sian kunlaboradon. Lia entuziasmo kaj laboremo, ĉies konata, reflektiĝas ĉe tiom da verkitaj paĝoj, kiuj atestas pri niaj agadoj kaj maltrafoj.

Mi esperas ke lia foresto ne plilongiĝos dum tro longa tempo, kaj ke lia kunlaborado ĉe Valencia Luno ne malaperos definitive, ĉefe dum tiu ĉi apoteoza Kongresa Jaro.

J. Pérez

Adiaŭ bona amiko.

La 31an de decembro 1992 forpasis nia bona amiko Johano Bosch Fornals,

  • En aliaj landoj oni lin priploras. Ploru! Plenmane donu ni liliojn; salutu, adiaŭu, kun lamento; daŭre bedaŭru tiujn vastajn sciojn kiuj por ĉiam nulas en silento; ĵus faŭkis niamonde fenda tru’; la karan voĉon ni ne aŭdos plu.

Marjore Boulton

Página 3 del original
Página 3 del original

KONGRESAJ GLUMARKOJ AĈETU ILIN!

10 ekzempleroj por 200 pesetoj.

[BILDO p.3] Du ekzempleroj de la kongresa glumarko, unu apud la alia kaj oblikve metitaj. Ĉiu montras nigran kvinpintan stelon sur griza rondo (la suno aŭ oranĝo), super stiligita ondo aŭ marbordo, kun la kurbaj tekstoj: «78-a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO» supre kaj «VALENCIO 24-31 JULIO 1993» sube.

Nia oficiala anagramo, pritraktas aliajn temojn: Mediteranea maro, Suno, Oranĝo, Verda Steleto… La miksado de tiuj elementoj, kun ne malmulte da imago, ni povas fari aliajn plej bonajn kombinojn.

Ekzemploj: Sun-Oranĝon aŭ Oranĝ-Sunon. Liberu vian imagon kaj vi povas matene vidi la Sunon, apud la mediteranea estrando kiam ĝi, preninte la Verda-Steleton, transformiĝas en la plej granda kaj bela Mirinda Oranĝo.

La aŭtoro.

Página 4 del original
Página 4 del original

78-a UNIVERSALA KONGRESO de ESPERANTO

Ĉirkaŭ-kongresaj aranĝoj

[BILDO p.4] La emblemo de la 78-a UK: nigra kvinpinta stelo sur punktita rondo (suno/oranĝo), super stiligita ondo.

Internacia Infana Kongreseto (IIK)

La 28-a IIK okazos samtempe kun UK, en «Torre de Alborache» (Buñol, 42 Kmjn okcidente de Valencio). Kotizo: ĝis la 1-a de aprilo, 275 gld.; ĝis la 1-a de majo, 325 gld.; post la 1-a de majo, 400 gld.; Interesatoj petu detalajn informojn ĉe UEA-Komisiito Christopher Fettes (St Columba’s College, Dublin 16, Irlando. Fakso: 353/1-936655) aŭ ĉe la konstanta adreso.

ILEI-konferenco

La 27-a konferenco de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj okazos de la 31-a de julio ĝis la 6-a de aŭgusto 1993. Unu el la ĉefaj temoj estos trejnado de instruistoj de Esperanto, el la lingva, kultura kaj strategi-organiza vidpunktoj.

Aliĝoj kaj pagoj ĉe: B. Andréasson, Södra Rörum pl. 455, SE-242 94 Hörby, Svedio.

Dua Internacia Gimnazio de ILEI

Okazonte paralele kun la ILEI-konferenco, la Gimnazio estas destinita por gejunuloj inter 13-16-jaraĝaj, kun adekvata kono de Esperanto.

Aliĝoj kaj informoj samloke kiel por la ILEI-konferenco. Kotizo estas ĉ. 20% malpli alta ol tiu de la konferenco mem.

Internacia Junulara Kongreso

La 49-a IJK okazos de la 7-a ĝis la 14-a de aŭgusto en Vraca, historia urbo en nordokcidenta Bulgario, kun la kongresa temo: «Ekonomio kaj socio en ŝanĝiĝo». Kotizoj inkluzivas programon, loĝadon kaj manĝojn, kaj varias depende de la dato de aliĝo kaj aĝo. Ĝis la fino de aprilo: inter 125 kaj 195 usonaj dolaroj. eble oni organizos komunan vojaĝon de Valencio. Aliĝilo kaj Unua Bulteno ricevebla ĉe LKK (p.k. 26, BG-3000 Vraca) aŭ ĉe la CO.

Kristana Esperanto-Kongreso

Kunorganizata de francaj katolikaj kaj protestantaj esperantistoj, la Kristana Esperanto-kongreso okazos sude de Montélimar en Grand séminaire de Viviers, 16-23 de Julio 1993. detalaj informoj ĉe pastro A. Heroux, Maison St. Josph, FE-26400-allex, Francio.

Página 5 del original
Página 5 del original

Provizora programo

Ĉi tie aperas nur la pli gravaj programeroj. La Estraro de UEA rezervas al si la rajton fari ŝanĝojn.

Solenaĵoj

Solena inaŭguro de Internacia Kongresa Universitato (IKU), ekumena diservo, bankedo, solena fermo.

Kongresa temo. «Klerigo por la 21-a jarcento»

Oni antaŭvidas trakti la temon en diversaj manieroj, kiuj inkluzivos prelegojn, forumojn kaj diskut-rondojn.

Laborkunsidoj de UEA

Komitato de UEA, ĝenerala kunsido, kunsidoj pri unuopaj laborkampoj, kunsidoj de komitataj laborgrupoj.

Klerigaj aranĝoj

IKU-prelegoj, esperantologia konferenco, kunvenoj de fakaj asocioj.

Aliaj kunvenoj

Respondeculoj de fakaj kaj landaj asocioj, delegitoj, ĉefdelegitoj kaj perantoj, legantoj de Esperanto, akademio, institucio Hodler, Centro pri Esploro kaj Dokumentado, Terminologia Esperanto-Centro, akceptado por societo Zamenhof, akceptado por TEJO-patronoj, prezentado de estontaj UK-oj.

Vesperaj programeroj

Ĉi tiuj inkluzivas interkonan vesperon kun la spektakla giganta paeljo, nacian vesperon, balon, diversajn koncertojn, teatraĵojn, kaj la internacian artan vesperon.

Ekskursoj

Duontagaj, vesperaj kaj (en merkredo) tuttagaj.

Aliaj eroj

Inkluzivos konversaciajn kursojn, internaciajn ekzamenojn, seminariojn pri hispaniaj lingvoj kaj kulturoj.

Página 6 del original
Página 6 del original

ESPERANTUJO

La plenumado de unu lingvo okazas en la popolo. La popolo kiu ĉiutage parolas sian lingvon kunigas la ideon kun la vorto, tredas la vorton en la frazo kaj per frazoj rezonas por atingi konkludojn.

Ĉiu viva lingvo enradikiĝas sur unu popolo kies parolantoj transpasas familie sian parolmanieron de la patroj ĝis la filoj. Tiel, la lingvo mem, per sia natura evoluado obstakligas sian propran malaperon.

Do, ambaŭ aferojn, la naturan transdonon, generacion post generacio kaj la tutan apartenon al unu popolo, ni devas atingi por Esperanto; unue, instruante kaj disvastigante ĝin kaj due, organizante taŭgan ujon kiu momente nur troviĝas en renkontiĝoj, kunvenoj, laborkunsidoj, prelegoj, esperantaj aranĝoj, novaj planoj pri komunikado k.t.p Ĉio ĉi okazas en kongresoj. Universala Kongreso estas vera Esperantujo ĉar tie ni plen-praktikas la paroladon de nia lingvo.

Tia estas nun nia celo, jen se ni ĉeestas, jen se ni organizas kongreson, ni devas efektive partopreni kaj efike agadi. Tiel, ni elmontros al la mondo la vivon de Esperanto kaj Esperantujo.

Du kongresojn ni gvatas nun kaj certe ambaŭ estas ĉeestindaj: la unua, kiel antaŭ okazaĵo, en Cheste, antikva kaj veterana urbo en Esperantujo kaj poste la 78a U.K. en Valencio vera mamuta manifestacio de la Esperanto Movado.

Johano Antono

[BILDO p.6] Ornama desegnaĵo dekstre sub la artikolo: du longaj kurbaj linioj (kvazaŭ orbitoj aŭ kometaj vostoj) interplektiĝantaj vertikale, ĉirkaŭitaj de ok konturaj kvinpintaj steletoj de malsamaj grandecoj.

Página 7 del original
Página 7 del original

[REKLAMO p.7]

1-a INTERNACIA KULTURA KAJ TURISMA SEMAJNO

sub aŭspicio de Hispana Esperanto-Muzeo

[BILDO p.7] Afiŝo en kvadrato kun rondigitaj anguloj: nigra silueto de la monaĥejo de Sant Cugat del Vallès (kampanilo kaj turo). Super ĝi, en grandaj blankaj kaj nigraj literoj, «SANT CUGAT DEL VALLES». Maldekstre malsupre, plena nigra kvinpinta stelo kun la litero «E» en la mezo. Sube: «09-16.10.1993».

Adreso: ĉe Hispana Esperanto Fervojista Asocio P. Kesto 15027, 08080 Barcelono, Katalunio HISPANIO

Página 8 del original
Página 8 del original

UMBERTO ECO KAJ ESPERANTO

La aŭtoro de la romano «La nomo de la rozo«, mondfama verkisto kaj semiologisto transpasis favore sian opinion al Esperanto.

Unue, li esprimis negativan sintenon kontraŭ Esperanto, sed poste dum kelkaj monatoj de la pasinta jaro, ŝanĝis sian kriterion alprenante favoran pozicion pri la internacia lingvo.

En la Pariza Universitato prelege, antaŭ studentoj, kaj lastatempe en la 5-a Kongreso de la Hispana Societo pri «Semiologio» (1) okazinta en La Coruña (Hispanio) li pritraktis la temon pri serĉado de la perfekta lingvo por Eŭropo.

La verkisto proklamas defendon de naciaj, regionaj kaj minoritataj lingvoj, kaj aldonis ke la politika unuiĝo de Eŭropo devas konstruiĝi simile al la svisa modelo. Unue li proponis samrange, la francan, anglan kaj esperantan lingvojn; plue li parolis pri angla, hispana kaj esperanta. Finfine revenante al koncepto de poliglota Eŭropo, Umberto Eco parolis nur pri Esperanto.

Eco daŭrigis la saman tezon en radio-intervjuo kaj asertis, per plenpaĝa artikolo en la itala «L’ Espresso«, ke esperanto malhelpus al la landoj altrudi siajn lingvojn.

Johano Antono

(1) studo de signoj en la socia vivo.

Johano Antono eltiris de «Heroldo de Esperanto «16-12-92 kaj Diario 16», Madrid 07-12-92.

Bibliografio: intervjuo de la prezidanto de Hispana Esperanto Federacio Alonso Núñez. en Santiago de Compostela aperinta en la revuo «Esperanto n-ro 1043 (12) la artikolo paĝo 201.

Umberto Eco ne estas «samideano», sed apogas Esperanton.

Página 9 del original
Página 9 del original

CHESTE:

apartenas al la Valencia Komunumo kaj situas 27 Kmjn. okcidente de la ĉef-urbo Valencio, laŭ fervoja linio: Valencio-Buñol – Utiel. Trajno-servo ĉiujn horojn de la 8.10-a ĝis la 21.20-a horo, kaj bus-servo ĉiujn du horojn ekde la 9-a ĝis 21-a horo.

Sidanta sur ampleksa ebenaĵo kaj apud Chiva-ravino; riĉa kaj terkulturista vilaĝo, produktas alt-kvalitan vinon, fruktojn, grenojn, oleon, karobojn kaj legomojn. Enhavas grandan vinkelon, teksan fabrikon kaj frukt-kooperativon.

Konsistas pli-malpli el 30 stratoj, kvar placoj, kultur-domo, tri publikaj lernejoj, kazino, liceo, halo, bela kaj ĵus riparita urbo-domo kaj majesta paroĥa Preĝejo konsekrita al sankta Lukaso kaj Ermitejo al Virgulino de la Soleco, patronoj de la vilaĝo.

La ĉestanoj, malgraŭ sia proksimeco al la ĉef-urbo Valencio, estas kastilie kaj esperante-parolantoj dank’ al nia granda, allonga tre eminenta kaj ĉiam memorata pioniro: Francisko Máñez Sánchez, fondinto de nia Esperanto-Grupo «Lumradio» per kiu Cheste estas konata kaj nomata en Esperantujo «La Verda Vilaĝo».

Cetere, la ĉestanoj, laboremaj, sinceraj kaj de aperta karaktero, invitas nun la tutan hispanan esperantistaron, dezirante ke nia proksime komunuma kongreso forte favoros la tuj venontan UK de Valencio.

VALE.

Página 10 del original
Página 10 del original

I I K-ALIĜILO PROVIZORA

(Alborache, Valencio, Hispanio)

(Resendota al KKS, UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ ROTTERDAM)

La subskribinta patr(in)o / instruisto provizore aliĝas la jenan infanon al la 28a IIK kaj sam tempe akceptas la kondiĉojn presitajn ĉi-sube.

Familia nomo …………………………………………………………………………..

Persona nomo ………………………………………………. Knabino / knabo……

Adreso ………………………………………………………………………………………

Lando …………………………………………………………… Naskiĝdato……………….

Nomo kaj adreso de la subskribinto…………………………………………………………

………………………………………………………………………………………………..

Samtempe kun tiu provizora aliĝilo mi sendas al UEA la sumon ……………………..

per ………………………………………………

(Kotizoj: ĝis la 1a de marto, 275 gld; ĝis la 1a de majo, 325 gld; post la 1a de majo, 400 gld. Por nepagipovaj landoj validas konstanta rabatita prezo de 150 gld).

Dato ……………………………………….Subskribo…………………………………..

La subskribinto komprenas ke, se la organizantoj de la IIK decidos ke la infano ne taŭgas por la Kongreseto, la plena kotizo estos repagita. por certigi ke la infano estas IIK-inda, la subskribinto devas skribi al la Organizanto:

Christopher Fettes, St Columba’s College, Dublin 16, Irlando.

Página 11 del original
Página 11 del original

PROVIZORA PROGRAMO

Vendrede, 30an de Aprilo:

Laborkunsido pri la 78-a UK en la Grupejo de Valencio.

Sabate, 1an de Majo:

Matene: Laborkunsido pri la 78-a UK en la Grupejo de Valencio.

Vespere: 16-an Akceptado de la gekongresanoj en la kongresejo: «Kultur-domo».

Malfermo de la libroservo.

Mendo por la bankedo kaj ekzamenoj.

17-an Akceptado en Urbodomo.

18-an Vizitado kaj gustumado de vino en tipa kelo.

19,30-an Oficiala inaŭguro de la kongreso.

  • Salutoj de reprezentantoj de la Grupoj.
  • Salutoj de la Veteranaj Esperantistoj.
  • Salutoj de la Prezidanto de VEF.
  • Prelego en Esperanto.

Dimanĉe, 2-an de Majo.

10-an Oficialaj Ekzamenoj: Elementa, Baza, Meza. (nepra antaŭ inskribo)

10,15-an Laborkunsido de VEF.

11,30-an Promenado tra la urbo, vizitante la plej elstarajn lokojn kaj konstruaĵojn.

13-an Sankta Meso en la Paroĥa Preĝejo.

14-an Bankedo.

17-an Fermo de la Kongreso.

LKK

Prezidanto: Julio-José Andrés Tarín.. Sekretarino kaj kunordigantino: Rosa Zanón Ferrando. Kasisto: Ovidio Esteve Debón. Libroservo: Miguel Llorens Llorens. Kulturaj aferoj: Vale. Turismado: Walter Máñez Cariñena.

Página 12 del original
Página 12 del original

[REKLAMO p.12]

28a Internacia Infana Kongreseto

Alborache – Valencio – Hispanio

24an – 31an Julio 1993

[BILDO p.12] Malklara nigrablanka fotografaĵo de la kongreseja konstruaĵo: dupleta blanka domo kun multaj fenestroj, kaŝita inter altaj arboj, kun tero-vojo kiu kondukas al ĝi.

Korespondadreso de la Organizanto. Christofer Fettes, St Columba’s College, Dublin 16, IRLANDO. Telefono: + 353 1 931984 Telefakso: + 353 1 936655 Hispana peranto: José Añó Belda C/ Castielfabib 18 3º 10 CP. 46015 VALENCIA

Página 13 del original
Página 13 del original

4-a KONGRESO DE LA VALENCIA ESPERANTO FEDERACIO KAJ MURCIO

LA ANTAŬ -UNIVERSALA KONGRESO DE VALENCIO

ALIĜILO Nº ……………….

Cheste, de la 30-a de Aprilo ĝis la 2-a de Majo, 1993-a Kongresejo «Casa de la Cultura de Cheste».

(BONVOLU SKRIBI TAJPE AŬ PRESLITERE)

Familiaj nomoj………………………………………………………………….

Antaŭ-nomo, S-ro -ino, Fil-o -ino (1)………………………………………

Aĝo(2)………….Profesio(2)…………………………………………………

Adreso……………………………………………………………………………

Urbo ………………………Poŝtkodo…………….:Provinco (3)………………..

Mi aliĝas al la 4-a Kongreso de la Valencia E-o Federacio kaj Murcio, kaj enbankigas kiel kongreskotizon.

Aliĝanto ………………………………1.200 ptjn

Edzino aŭ junulo ĝis 26 jaroj 800 ptjn

Mi mendas bankedon .(metu krucon laŭvole)(4) Jes……… aŭ Ne…….

Al la konto: Caja Postal. Urb. Pz. España Vives Liern 3, C. P. 46007 VALENCIA Federación Valenciana de Esperanto C/C 1302-4598-44-00-17830370

LIMDATO: 16-a de Aprilo. Plenigu apartan aliĝilon por ĉiu persono aŭ familiano samtempe aliĝanta kaj sendu ĝin kun fotokopio de la kvitanco al la.

Federación Valenciana de Esperanto G. V. Fernando el Católico, 45-3ª C. P. 46008 VALENCIA

(1) forstreku la ne validan. (2) Nur por statistiko. (3) Eksterlandanoj menciu la landon. (4) Pro bankedo vi pagos 2.300 ptjn en Cheste.

Página 14 del original
Página 14 del original

Per biciklo tra Eŭropo

[BILDO p.14] Desegnaĵo: granda kontura kvinpinta stelo kun la litero «E» en la mezo, radianta per multaj rektaj linioj; antaŭ ĝi, detala nigra silueto de vojaĝ-biciklo, kaj dekstre la kontura silueto de ŝtala fervoja ponto.

Du samideanoj el Ukrainio intencas somere en 1993 entrepreni longdistancan vojaĝon de Ukrainio tra Hungario, Aŭstrio, Italio kaj Francio al la 78-a UK en Valencio. Sen survoja helpo tiu vojaĝo povas esti malfacila. Ĉiuj interesatoj dezirantaj kunbicikli kaj ĉiuj pretaj por helpi la vojaĝantojn (per mapoj, nokt-restadejoj, k. t. p. ) kontaktu kun:

Dmitrij Cibulevskij, pk 9307, UKR-31003 HARKOV-3, UKRAINIO.

Felikso Navarro

Página 15 del original
Página 15 del original

KRUCENIGMO Nº21a

Horizontale. 1.- Demanda aŭ ekkria pronom-adjektivo demandanta pri la nombro, la vico.

2.- Franca nobelo, kiu rangas inter duko kaj grafo. 3.- Malalta, larĝa vazeto por trinki, el malsamaj materialoj.

4.- (Rad.) Dio de la amo. (Rad.) Virnomo. 5.- Mallongigo de antaŭ Kristo. (Rad.) Japana ludo inter du personoj. 6.- Alkohola trinkaĵo, farita el fermentinta mielo. (Rad.) La ĉefa laŭlonga struktura membro de planeo aŭ reguliga surfacaĵo. 7.- (Rad.) Modifita stato de oksigeno. Ornama bronza vazo, por kolekti en krematorio la cindron de mortinto. 8.- Tiu parto de la horizonto, ĉe kiu la suno ŝajne leviĝas. 9 .- Izolaj lokoj, verdaj kaj kvazaŭ-insulaj meze en la dezerto.

VERTIKALE. 1.- Grupo da ludantoj de unu flanko, organizita sub la komando de unu kapitano. 2.- Speco de tegmento, plej ofte vitra, super la enirejo de domo, aŭ… K.t.p. 3.- Monkesto. Ano el unu el la helenaj triboj.

4.- Moviĝos de unu loko al alia. Rilata, apartenanta al oni.

5.- Numeralo. (Rad. kaj inv.) Genro de grandaj mediteraneaj fiŝoj, ofte nomata «Fiŝo de Sankta Petro». 6.- Aktoro, ludanta senparolan rolon kaj esprimanta sin nur per mienoj kaj gestoj. Astro, ĉirkaŭ kiu iras la orbitoj de la planedoj.

7.- (Rad.)Urbo de Sovetio. Konsonantoj de PRETAJ.

8.- Genro de plejparte plurjaraj spicaj herboj kaj arbustoj. 9.- Tio kio impresas la flarsenson.

de ALJA-GO

[BILDO p.15] Krucenigma krado de naŭ kolonoj kaj naŭ vicoj, numeritaj 1–9 supre kaj 1–9 maldekstre; la ekstera konturo estas ŝtupforma (oklatera), tiel ke la unuaj kaj lastaj vicoj estas pli mallongaj ol la mezaj. Meze de la krado estas desegnita nigra kvarpinta stelo, kies vertikala pinto kovras la kvinan kolonon inter la vicoj 3 kaj 7, kaj kies horizontala pinto kovras la kvinan vicon inter la kolonoj 3 kaj 7. La kvadratetoj estas malplenaj.

Página 16 del original
Página 16 del original

Memoraĵoj pri Jean Lezan… kaj aliaj amikoj.

Post du monatoj en kliniko, mi ĵus ricevis de S-ino Lezan leteron sciigante la forpason (la 7-an de decembro) de mia jam delonge amiko Jean Lezan; ni konatiĝis antaŭ dudek jaroj en kongreso okazinta en Bordozo (Burdeos) kaj sciante ke mi estas hispan-devena, devige loĝanta en Francio post la hispana milito, ni amikiĝis facile. Li donis al mi nomojn de kelkaj esperantistoj, kiujn li konis: Ludoviko Hernández, kaj Vilhelmo Bosch , sed kiujn mi ankoraŭ ne konis, ĉar tiam mi ne estis lerninta Esperanton. Ni interkorespondis kaj kelkefoje eĉ vizitis nin. Poste mi sciigis lin pri tio, ke kutime, dum somero, mi ferias en Valencio, kaj mi vizitas ĉiufoje la Eo-Grupon; la grupanoj jam estas miaj amikoj kaj parolante pri nia tragedio, S-o Lezan demandis min ĉu mi povus scii tra tiuj esperantistoj, kiu konas al Vilhelmo Bosch.

Li rakontis al mi parton de ilia historio kaj mi promesis lin klopodi por trovi spuron de lia amiko.

La ŝanco estis miaflanke; mi amikiĝis kun la alt-valora kaj tre konata Dro Rafael Herrero al kiu mi transdonis la deziron de Lezan t. e. trovi al Vilhelmo Bosch. Dro Herrero asertis min esti lia najbaro kaj sinsekve li ofertis sin por kontaktigi min kun li, ĉar eble Sro Bosch akceptos min ĉe sia hejmo. Efektive tiel okazis kaj jam kun Sro. Bosch ni tre longe inter-parolis pri tiama malagrabla epoko, kaj aparte, li rakontis al mi pri la granda agado farita de Sro. Lezan favore al li.

Mi multe bedaŭras tiujn forpasojn, de miaj neforgeseblaj amikoj Dr. Herrero kaj Sro. Bosch.

Mi pensas ke la hispanaj esperantistoj, precipe la valenciaj certe scias aŭ rememoras ke. Lezan estis vera amiko de hispanoj, vera pac-amanto kaj elstara esperantisto.

Gujan-Mestras Francio 18-12-1992

( Sendita al la redakcio de Pedro Sevilla.)

[BILDO p.16] Presista ornamvinjeto laŭlarĝe de la paĝo: horizontala nigra streko kun granda rombforma pinto ĉe ĉiu fino, kaj meze vico da rozetoj kaj ovaloj ĉirkaŭ granda kvinpinta stelo.

Página 17 del original
Página 17 del original

ANONCETOJ

Poŝtkartoj de la sekvantaj Kongresoj okazintaj en Hispanio interesus min.

Kongreso Jaro Urbo
12 1951 Terraso
13 1952 Valencio
16 1955 Gijono
38 1978 Leono

Kontaktu kun Angel Mañero González C/ Guilem de Castro, 129, 2º 46008 Valencio Tlf. 391-15-56

****************************************************************

INTERŜANĜO DA LOĜADO

Por ĉeesti al UK en Valencio, ni necesas senpagan restadejon en Valencio. Ni korespondos sammaniere en nia domo.

Lőrentei-szabó Pavel Plnický Emmanuel Nee quaye
Szabó E, u, 2 Příčná 150/vi P.o. Box 932
FELSŐ PAKONY 290-01 PODĚ BRADY Mamprobi GHANA
2363 HUNGARIO ĈEĤIO

****************************************************************

HEROLDO DE ESPERANTO

La plej populara sendependa internacia esperanta organo.

16 Ekzemplerojn jare.

Aktualaj raportoj el la tuta mondo.

Kalendaro de internaciaj Renkontiĝoj kaj Kongresoj.

Hispana delegito: Luis Serrano Pérez C/ Font Nova 32, E-08202 SABADELL.

****************************************************************

Valencia Esperanto-Federacio

Bonvolu sendi la grupan kotizon al Caja Postal

C/C. 1302-4598-44-00-17830370

Pza España Valencia

Página 18 del original
Página 18 del original

KLARIGOJ AL S-ro ADRIAN MAÑAS.

(Unu el la ĉefaj taskoj de niaj verkistoj devas esti la ellaborado de la lingvo).

(Kolomano Koloksay).

Ekde komence de la publikigado (kial ne publikado?) de miaj artikoletoj pri diverse gramatikaj problemoj de nia lingvo, apenaŭ du, tri parole recenzetojn mi ricevis. Vi, leganto, facile povas kompreni kian ĝojon mi sentas kiam tio okazas des pli ke tiuj kritikoj ne estis tute negativaj.

Tamen, en iuj okazoj, mi havis tenton (forlogon) ne publikigi plu, ĉar mi suspektis ke la artikoletoj ne estas sufiĉe interesaj almenaŭ por la plej multo da ricevantoj de nia revueto aŭ laŭokaze tiuj laboretoj povas ne esti sufiĉe klaraj des pli ke niaj limigitaj kapabloj ne permesas fari desegnetojn kiuj tute probable helpus la plenan komprenadon de la leganto.

Preterlasante la teoriumadon, priskribita de Bernard Golden, kiel granda danĝero ĉiam minacanta kontraŭ ĉiu esperantisto kiu celas lerni la lingvon , ne nur elemente por simple atingi pli-malpli bonan interkomprenon kun eksterlandanoj, sed pli vaste, sufiĉe por fari tradukojn, skribe esprimi la proprajn ideojn aŭ verki en nia lingvo, mi ripetus la vortojn de Henrik Seppik de 1937 kiujn mi opinias tute aktualaj:

<<Dum mia multjara agado kiel profesia E-o-instruisto, mi konstatis ke ĉiuj kiuj volas fundamente ellerni nian lingvon havas la samajn malfacilaĵojn kaj la kaŭzo de tiom da «eternaj komenzantoj» aŭ kontraŭe, tiuj malnovaj, laŭdire perfektaj esperantistoj – eĉ foje akademianoj – plue faras erarojn, kuŝas simple en tio, ke mankas lernolibro, kiu sisteme kaj en populara maniero klarigus al ili la tutan delikatan konstruon kaj mekanismon de nia ligvo>>.

Henrik Seppik ja eldonis sian propran lernolibron sed mi estas certa ke li verkis ĝin por situigi sin kaj sin orienti en la esperanta galaksio, kaj kvankam lia libro enhavas merito-trafajn ĉapitrojn, ĝi probable ne sufiĉas por solvi niajn proprajn problemojn.

Ĉiel ajn, mi certe intencas imiti lian sintenon; situigi al mi mem en tiu esperanta galaksio kaj atingi sufiĉan parolnivelon -kiu ankoraŭ ne estas fluanta- almenaŭ trae de skribad-nivelo. Esperanto estas tre grava kaj alloga lingvo kaj, kiel mi jam priskribis, sintezo de la ĉefaj klasikaj lingvoj kaj ĉiu esperantisto devas bone koni kaj trafe diferencigi ĉiujn malsamajn gramatikajn formojn por atingi bonan stilon. Pro tio mi intencas priskribi tiajn gramatikaĵojn kaj ties esencajn diferencojn:

                  - Persona formo.
Aktiva voĉo       - Ne persona formo.
                  - Refleksivo.

Página 19 del original
Página 19 del original

Pasiva voĉo. Ne pronomumaj verboj. Inkoaktiva formo. Mediala voĉo. Adverboj, adjetivoj kaj participoj.

Ĉu validas la penon ĉi tiu laboro?.

En ĉi cirkonstancoj mia amiko Adrián Mañas konfesis min ke li ne komprenis bone la antaŭan artikoleton al li dediĉita.

La lasta paragrafo enhavas ja fatajn preserarojn kiuj tute senvalidigas la ĉefan ideon kiun mi volis esprimi, pro tio mi petis al sinjoro redaktoro ripetu ĝin:

<<La formon «igi sin» neniam oni povas sam-validigi al » iĝi «: Ekz: «Ne deprenante de la lernanto la eblon kritike proprigi al si ĉiujn riĉigojn… la F. K. por ĉiam gardos lin de blinda kaj senkritika alproprigo de stilo erara» ( F. K. ).>>

Rimarku kiel Zamenhof utiligas la formon «proprigi sin» sed ne «propriĝi». Tiu ekzemplo demonstris al mi la neceson diferencigi bone la refleksivan formon t. e. «igi sin» : ĉiam mem-vola kaj transitiva ago disde la aŭtomata, ne-transitiva, spontanea kaj ne-vola ago: «iĝi» Ekz: » La fraŭlino ruĝiĝis.

Tio signifas, ke nur la transitivaj verboj povas esti vere refleksivaj kaj por tiuj, oni devas uzi la «igi sin» formojn kaj ne «iĝi».

Cetere, estas ordinara malvirto inter niaj E-o-skribantoj la trouzo de la ne-persona «oni». Tiu malvirto nomatas «martelado de oni». Paragrafoj malbelaj enhavas kvar-ses «oni». Kial la esperantistoj tiom ofte utiligas la ne-personan formon kaj tiom malofte la personan formon? Ĉu ili ne havas sufiĉan personecon?

Rimarku kiel ni povas eviti marteladon:

  • Oni veturis al la flughaveno por atendi la alvenintojn.

  • Ni veturis al la flughaveno por atendi la alvenintojn.

  • La alvenintoj estis akurate atendataj post nia veturado al la flughaveno.

Kaj finfine agnoski ke mi ankaŭ faris eraron pritraktante la verbon «interesi». Sed tiu afero estas iom komplika kaj mi ripetos ĝin ĉe sinsekvaj ĉapitroj.

VALE. Paskon 1993 Cheste. Valencia.

Página 20 del original
Página 20 del original

Pri la mirinda poemo de Zamenhof HO, MIA KOR

Verkita en tre malfacilaj momentoj de la elpensisto de nia kara idiomo Esperanto, mi havas tri malsamajn melodiojn, sed ili, laŭ mia humila opinio, ne bone esprimas la korpremon, la komplikaĵojn, la malfacilajn momentojn de Zamenhof kiam li verkis la poemon.

Unu el ili estas en la Nº 12-a de «VALENCIA LUNO».

Dum multe da jaroj mi pensis pri unu melodio pli sentoplena; sed ĉiam mankis al mi la necesa tempo.

Kune kun niaj samideanoj Johano Antono kaj Josefo Añó, aŭtomobile, ni vojaĝis de Benicassim al Bilbao por ĉeesti al la 48-a Hispana Kongreso de Esperanto. Survoje ni havis tempon por ĉio. Tiam mi pensis pri ĉi tiu melodio kaj, reveninte hejmen, post aliaj eventoj, mi komponis la kanzonon.

Felikso Navarro.

****************************************************************

U E A

Aliĝu al U. E. A. la plej supra organizo de la tutmonda esperantistaro.

  • Reprezentata antaŭ UNESKO en kategorio B.
  • Prizorgas kontaktojn kun Unuiĝintaj Nacioj.
  • Konsultaj rilatoj kun la konsilio de Eŭropo.
  • Efikas en informado ĉe la Eŭropa Komunumo.
  • Organizas Universalajn Kongresojn.
  • Eldonas la plej disvastiĝantan gazeton «Esperanto».
  • Plenumas multajn servojn.

Hispana ĉefdelegito: Juan Azcuenaga Vierna C/ General Dávila 127-7, 2ª izq. CP. 39007 SANTANDER

Página 21 del original
Página 21 del original

[BILDO p.21] Manskribita muziknotaĵo, kiu okupas la supran duonon de la paĝo. Supre maldekstre, per ornama manskribo, la titolo «Ho, mia kor’», substrekita; supre dekstre «Teksto: L.L. Zamenhof.» kaj «Muziko: Felikso Navarro». Maldekstre super la unua liniaro staras la indiko «Trankvile:». Sekvas kvin liniaroj en soprana ŝlosilo, kun du bemoloj ĉe la ŝlosilo kaj 2/4-takto, kaj sub la notoj la silabigita teksto:

Ho, mia kor’ ne batu maltrank-vi-le,

El mia brusto nun ne saltu for’!. Jam teni min ne

povas mi fa-ci-le, Ho, mia kor’!. Ho, mia kor’ Post

longa labo-rado Ĉu mi ne venkos en decida hor’! Su-

fi-ĉe trankvi-li-ĝu de l’ ba-ta-do, Ho, mia kor’!

Super la tria kaj la kvara liniaroj legiĝas la indiko «rit.». Dekstre sub la kvina liniaro staras aparta mallonga liniaro kun fina takto kaj la teksto «Ho, mi-a kor’».

[BILDO p.21] Sub la muziknotaĵo, la teksto de la poemo per la sama ornama manskribo:

Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile,

El mia brusto nun ne saltu for’!

Jam teni min ne povas mi facile,

Ho, mia kor’!.

Ho, mia kor’!. Post longa laborado

Ĉu mi ne venkos en decida hor’!.

Sufiĉe!. trankviliĝu de l’ batado,

Ho, mia kor’!.

Página 22 del original
Página 22 del original

INTERNACIA MUZIKA SEMINARIO 30-a jariĝo de MEL

De la 12-a ĝis la 20-a de junio de 1993 en Stara Zagora, Bulgario, okazos la 6-a Internacia Muzika Seminario.

[BILDO p.22] Tri grandaj nigraj soprano-ŝlosiloj (violonŝlosiloj) unu apud la alia, kiel ornamo meze de la kolono.

Dum la seminario oni pritraktos diversajn temojn, ligitajn kun lingva kaj muzika instruado, historio de MEL (Muzika Esperanto Ligo) kaj aliaj.

Oni preparos la repertuaron por la Arta Vespero de 78a Universala Kongreso, dum la «Tilia vespero» festos jariĝon de MEL kaj jubileojn de elstaraj esperantistaj muzikistoj.

Kotizo por loĝado estas 15 USD tage, pagenda surloke. Limdato por aliĝo: 20-04-93.

Muzika Esperanto Ligo,

c/o Dimitár Terziev, str. «Milan Kamák», 58

el «EVENTOJ», marto (1)- 93.

[BILDO p.22] Komiksa strio en tri kadroj, sub la titolo «ALIKANTO» presita per dika ornama surskribo. En la unua, larĝa kadro, panoramo de araba havenurbo kun kupoloj, minaretoj, terasoj, palmoj kaj velŝipo en la maro; supre flugas birdo. Pergamena rulaĵo enhavas la tekston: «TRE ANTAŬLONGE, KIAM ALIKANTO TROVIĜIS MEZE DE L’ARABA INFLUO, REGIS TIE SAĜA KAJ BONHUMORA KALIFO, KIES FILINO, NOMITA KANTARA, TIEL BELA KAJ GRACIA ŜI ESTIS, KE ĈIUJ FRAŬLOJ ŜIN ALSOPIRIS.» Dekstre malsupre, parolbobelo kun «¡SED…!?» super granda kadro kun la desegnitaj literoj «ANKORAŬ FOJE?!». En la dua kadro, strato de la urbo kun homamaso fuĝanta; parolbobelo: «LA MIA PACIENCO KOMENCAS ELĈERPIĜI!». En la tria kadro, pluraj figuroj kun turbanoj kaj barboj vidataj de proksime; parolbobelo: «JAM LA KVINAN FOJON KE TIUJ DU ULOJ PIEDPREMAS MIAN MANTELON!!».

aŭtoro Javier Moya, tradukita de José Miguel Bernabéu

daŭrigos…

Valencia Luno n.º 37 (julio de 1993)

Texto completo del número 37 de Valencia Luno, el boletín del Grupo de Esperanto de Valencia, de julio de 1993: 20 páginas transcritas del original.

Portada de Valencia Luno n.º 37, julio de 1993.
Portada de Valencia Luno n.º 37, julio de 1993.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1993_n37_jul

Qué tiene de especial este ejemplar

  • Los datos de contacto no coinciden dentro del mismo número: la cabecera de la portada imprime el teléfono «384 96 16» y la dirección «Gran Via Fernando el Catolico, 45, 3.ª», mientras que el colofón de la página 2 da «348-96-16» y «45 / 3º».
  • El boletín se presenta con dos subtítulos distintos: la portada dice «BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO – FEDERACIO» y la página 2, bajo el título, «ESPERANTO-BULTENO DE LA VALENCIA KOMUNUMO».
  • El ejemplar no lleva índice: la portada solo anuncia el 78.º Congreso Universal de Esperanto, y los únicos datos de identificación del cuaderno («N-ro 37, Julio 1993») están en el colofón de la página 2.
  • Varios nombres propios salen impresos con erratas que dificultan encontrarlos: «Fernándo Lázaro Carreter» con el acento sobre la vocal equivocada (p. 2); «Altlernejo Blasco Ibañez» sin acento en la p. 4 e «Instituto Blasco Ibáñez» con acento en la p. 17; y «Kozovo» en la p. 16, cuando el mapa de la p. 15 escribe «Kosovo». Ese mismo mapa etiqueta la república como «Bosnio-Hezergovino».
  • En la página 4 una foto a toda anchura (el Palau de la Música) corta las dos columnas por la mitad, y el texto de cada columna continúa al otro lado de la foto: la frase de la izquierda salta de «…vilaĝo Alborache), kun» a «naĝejo, sportejo…», y la de la derecha de «-Hotelo Paterna, tristela kaj klimatizita,» a «por la 27-a ILEI Konferenco».
  • Dos pies de foto van impresos encima de la imagen y no debajo: «Gustumante la dolĉan vinon» en la página 9 y «Reprezentantoj de VEF kaj aliaj Grupoj el Hispanio kaj Eksterlano.» en la página 11.
  • En la página 13 el autor imprime una ene mayúscula en medio de las palabras «okaziNta» y «aperiNta» para remarcar el sufijo del participio activo de los verbos intransitivos.
  • Dos piezas del número son fragmentos de una serie: el artículo de gramática «PRI ESPERANTAJ VERBOJ» (p. 12-14), firmado por VALE en Valencia en junio de 1993, lleva «(daŭrigo)» en el título y «(daŭrigos.)» al final, y la tira cómica «ALIKANTO» de la página 20 acaba igualmente con «daŭrigos…».

Qué hay en este número

p. Título Idioma Firma
1 [Kovrilo] 78-a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO — VALENCIO 24-31 JULIO 1993 epo
2 PROVIZORA HONORA KOMITATO DE LA 78-A UK DE ESPERANTO epo
3 LA 78-A UK DE ESPERANTO ALPROKSIMIĜAS epo Augusto Casquero, Prezidanto LKK
4–7 DIVERSAJ INFORMOJ PRI LA UNIVERSALA KONGRESO epo Augusto Casquero
7–8 28-a INTERNACIA INFANA KONGRESETO ALBERGUE «TORRE DE ALBORACHE», ALBORACHE (VALENCIA) epo Augusto
9–11 4-a Kongreso de V.E.F. kaj Murcio epo J.A.Giménez
12–14 PRI ESPERANTAJ VERBOJ (daŭrigo). PASIVA VOĈO AŬ PASIVO epo VALE
14 ANONCOJ epo
15–17 EKSJUGOSLAVIO epo VALE (el la libro de Alfonso Rojo «Jugoslavio. Holokaŭsto en Balkanoj»)
17 NI DANKAS epo
18 DEVENO DE LA VORTO ”KROKODILI” !. epo rakontita de Roger Bernard (el «EVENTOJ», mardo (2) – 93)
19 ESPERANTO EN RADIO. epo Félix Navarro
20 ALIKANTO epo aŭtoro Javier Moya, tradukita de José Miguel Bernabéu

El boletín, entero

Página 1 del original
Página 1 del original

[BILDO p.1] Kapa emblemo sur verda fono: maldekstre la blanka silueto de la Turoj de Serranos (Valencio), apud ĝi granda blanka duonluno formanta la literon «C», kaj la teksto «VALENCIA LUNO» per grandaj blankaj majusklaj literoj; dekstre malsupre kvinpinta stelo konturita blanke.

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO – FEDERACIO

GRAN VIA FERNANDO EL CATOLICO, 45, 3.ª ✻ ☎ 384 96 16 ✻ 46008 VALENCIO (HISPANIO)

78-a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO

[BILDO p.1] Nigrablanka foto de moderna konstruaĵo: kolonaro kaj vitraj arkadoj de la Palaco de la Muziko de Valencio, vidata de sub la portiko.

VALENCIO 24-31 JULIO 1993

Página 2 del original
Página 2 del original

VALENCIA LUNO

ESPERANTO-BULTENO DE LA VALENCIA KOMUNUMO

ESPERANTO GRUPO DE VALENCIO

Gran Via Fernando el Católico, 45 3º, T-no 348-96-16 46008 VALENCIO (HISPANIO)

ESTRARO

Prezidanto: Josefo Pérez Sempere. Sekretario: Augusto Casquero de la Cruz. Kasisto: Santiago Miquel Planas.

Redaktoroj kaj kunlaborantoj.

Josefo Pérez Sempere. VALE. Josefo Añó. Felikso Navarro. Johano Antono. Augusto Casquero.

Help-kompostisto

F. Ventura

Noto: Pri la enhavo de la artikoloj respondecas la aŭtoroj mem.

Imprime: STUDIO PUIG. c/ Planas, 12 VALENCIA. Deposito Legal V-1683-1983.

N-ro 37, Julio 1993

PROVIZORA HONORA KOMITATO DE LA 78-A UK DE ESPERANTO

Prezidanto: JOAN LERMA. Prezidanto de Valencilando.

Honora Komitato:

-Camilo José Cela: Nobel-premiito pri literaturo. -Juan Antonio Samaranch: Prezidanto Internacia Olimpika Komitato. -Fernándo Lázaro Carreter: Direktoro de la Reĝa Akademio pri Hispana Lingvo. -Josep Vicent Marqués: Verkisto. -Fermín Cacho: Atleto, Olimpika ora medalo en Barcelono.

[BILDO p.2] Malgranda tipografia ornamaĵo: horizontala volutforma vinjeto disiganta la du partojn de la listo.

-Alfredo Pérez Rubalcaba. Ministro pri Edukado kaj Scienco. -Antonio García Miralles. Prezidanto de la Valencia Parlamento. -Rita Barberá Nolla.Urbestrino de Valencio. -Vicente González Lizondo. Hispana parlamentano. -Andreu López Blasco. Konsilanto pri kulturo, edukado kaj scienco de valencilando. -Jesús Huguet Pascual. Ĝenerala direktoro pri lingva politiko de Valencilando. -Santiago Cerviño Guimerá. Vic-urbestro de Valencio, skabeno pri kulturo.

Página 3 del original
Página 3 del original

LA 78-A UK DE ESPERANTO ALPROKSIMIĜAS

Okaze de la hispana kongreso de Esperanto de la jaro 1987, en Madrido, kaj dank’al la sukceso kaj entuziasmo dum ĝi, oni proponis okazigi UK denove en Hispanio. Ĉiuj entuziasme kaj kuraĝe aprobis tiun proponon.

Ĉar jam Barcelono (1909), kaj Madrido (1968) estis sidejoj de UK-j, oni proponis Valencion kiel plej taŭga loko por tiu evento, kio estis unuanime aprobata de la ĉeestantoj.

En la sama jaro, la Grupo Esperanto de Valencio, kune kun Hispana Esperanto Federacio, kaj kun la invitletero kaj subskribo de la tiama urbestro de Valencio Ricard Pérez Casado, prezentis oficiale la inviton al la UEA dum la UK de Varsovio.

Nur dum la UK en Bergen (Norvegio), en 1991, la invito estis oficiale akceptita, kaj subskribita de John Wells, prezidanto de UEA.

En la komenco, ĉiuj samideanoj en Hispanio kaj en Valencio multe timis pri la organizado de la tiom grava kaj laboriga evento, kaj eĉ multaj dubis pri la kapablo de la hispanaj esperantistoj por tiu afero. Sed tempo pasis, kaj nun, kun la UK tre proksima, ĉiuj povas konstati ke niaj timoj ne havis bazon. Dank’al la laboro, kuraĝa, senĉesa, entuziasma, de aro da esperantistoj, oni antaŭvidas grandan sukceson, kaj ke tiu ĉi UK estos tre speciala, kaj la miloj de vizitantoj vere ĝuos pri ĝi. Se ne la plej multenombra, kio ne povas okazi pro la ekonomia krizo en la tuta mondo, speciale grava en la tria mondo, kaj pro la malproksimeco de Hispanio al la landoj de la orienta Eŭropo, grava fonto de kongresanoj, ĝi estos unu el la plej interesaj, laŭ la programo kaj gravaj atingoj de la LKK kaj de la helpantoj de la tuta Hispanio, kaj eĉ de eksterlande.

Ni invitas ĉiun hispanan esperantiston ĉeesti ĉi tiun gravan eventon, kiu ne havos ripeton ĉe ni, ĝis post unu generacio almenaŭ. Ni havas la eblecon facile ĉeesti, kaj senti nin kiel veraj gastigantoj de la esperantistoj de la tuta mondo.

La LKK estas certa pri la malavara kaj sindonema helpo de niaj samlandanoj, kio estontece ĉiam estos agrabla kaj neforgesebla rememoro, kaj deziras al ĉiuj: FELIĈAN KAJ FRUKTODONAN KONGRESON

Augusto Casquero Prezidanto LKK

[BILDO p.3] Nigrablanka nokta foto de monumenta konstruaĵo kun ornamita fasado, forte mallumigita de la presado; sen apudskribo.

[BILDO p.3] Nigrablanka foto de du dikaj mezepokaj defendaj turoj kun kreneloj. Apudskribo: Turoj «Quart»

Página 4 del original
Página 4 del original

DIVERSAJ INFORMOJ PRI LA UNIVERSALA KONGRESO

ĈEFAJ ATINGOJ DE LA LKK KAJ HELPANTOJ ĜIS NUN

-Senpagan kongresejon. La normala luprezo estas 10.000.000 da pesetoj. Estas la unua fojo ekde la konstruado de la Palaco de la Muziko ke oni donas ĝin senpage al iu kongreso aŭ arango.

-Du milionojn da pesetoj, subvencio de la Konsilantaro pri Kulturo.

-Junularan restadejon, tre bela kaj tre malmultekosta, en natura loko ekster Valencio (vilaĝo Alborache), kun naĝejo,sportejo, ktp, por la Internacia Infana Kongreseto. Ĝi neniam oni cedis al iu aranĝo ne organizita rekte de la Generalitat.

[BILDO p.4] Larĝa nigrablanka aera foto de Valencio kun la Palaco de la Muziko en la centro: moderna konstruaĵo kun kupolo kaj vitraj deklivoj, ĉirkaŭita de altaj domoj. Apudskribo: Palaco de la Muziko

[BILDO p.4] Nigrablanka foto de konstruaĵo inter arboj, tre malluma. Apudskribo: Restadejo » Torre Alborache»

Ĝis nun aliĝis preskaŭ 60, inter infanoj kaj helpantoj, kio jam estas pli ol en Bergeno aŭ Vieno, kaj estos unu el la plej amasaj IIK de la lastaj jaroj, laŭ la lastaj informoj de la direktoro, Christopher Fettes. La infanoj ricevos diversajn donacojn, de entreprenoj kaj institucioj, kaj estos invititaj de la urbodomoj de la najbaraj urbetoj Buñol kaj Cheste.

-Hotelo Paterna, tristela kaj klimatizita, por la 27-a ILEI Konferenco. La prezo, loĝado kun tri manĝoj, tage, estos por la ILEI-anoj 2.500 pesetoj. Ni atingis tiun tre specialan prezon ĉar la LKK okupiĝis rekte pri tio. Oni atendas la partoprenon de ĉirkaŭ 100 homoj el diversaj landoj. Tie okazos samtempe la 2-a

[BILDO p.4] Nigrablanka foto de kvadrata ŝtona turo kun kreneloj. Apudskribo: Turo de Paterna

Página 5 del original
Página 5 del original

Gimnazio de ILEI.

-Amasloĝejon en la Altlernejo Blasco Ibañez, proksima al la kongresejo, kun duŝejoj, kaj tre malmultekosta kafejo-restoracio, ĉefe por la kongresanoj kiuj venos el la nepagipovaj landoj. Tute senpage. Oni pagos la simbolan prezon, por la tuta semajno, de 1.000 pesetoj, por pagi asekuron kaj donaci krommonon al la deĵorantoj. Oni rezervis lokon por 250 kongresanoj. Tio ankaŭ estas atingo de la LKK nur. La prezo en Vieno kaj en Bergeno, en multe pli malbonaj kondiĉoj estis sepobla.

-1.000 belajn afiŝojn, de la Instituto Turístico Valenciano, kun la teksto de la kongreso. Tio kostas 500.000 pesetoj. Oni ricevis ilin senpage.

-10.000 turismajn broŝurojn de Valencio, en Esperanto. Tio kostas ankaŭ 600.000 pesetoj. Por ni senpage.

-Videon «Valencio, la perfekta loko», en Esperanto, eldonita de Valencia Convention Bureau. 250.000 pesetoj. Senpage.

  • 2.500 kongresajn mansakojn,sufiĉe belaj, donaco de «El Corte Inglés», dank’al la helpo de la madridanoj.

  • 3.000 dokumentujojn, sufiĉe belaj, donaco de la telekomunik-entrepreno INALTEL, por disdoni al la kongresanoj, kaj al la IIK kaj ILEI-Konferenco, ankaŭ dank’al la helpo de la madridanoj.

-Oni starigas kontaktojn kun entreprenoj El Aguila (biero), Coca Cola, kaj aliaj por inviti la kongresanojn.

-La Konsilantaro pri Kulturo subvencias la eldonon de la plej grava klasika poeto de Valencio en Esperanto «Poemaro de Ausias March», dulingva (Esperanto-valencia), laŭ traduko de Abel Montagut.1.000 ekzemplerojn, 500.000 pesetoj. Senpage.

-La ĉefepiskopo de Valencio aprobis la okazigon de la ekumena diservo en la Katedralo, la plej impona loko en Valencio tiucele.

-Uzon senpage, dum la kongreso, de kamioneto, cedita de valencia entrepreno.

-Dum la akcepto ĉe la urbodomo ĉiu partoprenanto (300) ricevos specialan donacon de la urbodomo, kun la logotipo de la UK. La CO ricevos specialan donacon por siaj vitrinoj en Rotterdam. Ankaŭ estos kelkaj aliaj donacoj por la plej gravaj esperantistaj gastoj.

-La blovorkestro de Valencio, eble unu el la plej altkvalitaj de Hispanio, ludos senpage dum la Nacia Vespero. Dum tiu Nacia Vespero ankaŭ ludos tri elstaraj folkloraj ensembloj:» La Casa de Andalucia», «Centro Aragonés» kaj la valencia grupo «Azahar», kiuj ludos la plej interesajn kaj admirindajn kantojn kaj dancojn de Hispanio. Entute ludos ĉirkaŭ cent artistoj, kun muzikistoj, dancistoj, kantistoj, ktp, riĉe vestitaj per tradiciaj kostumoj.

[BILDO p.5] Desegnaĵo inter la kolumnoj: nigra silueto de korno (french horn) kun ventiloj, apud violonŝlosilo kaj du ligitaj okonaj notoj; la teksto fluas ĉirkaŭ la desegnaĵo.

  • La filharmonia orkestro de Valencio, direktita de Manuel Galduf,la fama direktoro, ankaŭ unu el la plej bonkvalitaj de Hispanio, ludos ankaŭ senpage, por akompani la ĥoron «Verda Stelo» de Madrido, por la prezento, unua foje en la E-a movado, de «Cantata» en Esperanto, por orkestro kaj ĥoro, komponita de Pedro Vilarroig speciale por la UK, sur poemoj de Miguel Fernández.

-La Provinca Deputitaro de Valencio permesos la uzon,senpage, de la «Teatro

Página 6 del original
Página 6 del original

Principal», la ĉefa teatrejo de Valencio, por prezenti, en du tagoj, la teatraĵon «La vaguloj», ludata de la brita teatra grupo de Loo Brooks.La normala lukosto por du tagoj estus 1.100.000 pesetoj.

-Eble interesaj partoj de la programo povas esti la Koncerto de klasikaj gitaroj, fare de tri profesias altnivelaj katalunaj gitaristoj sub la gvido de Joan Rafols.

-La malaga rokmuzikisto Eduardo Vargas «Solo» koncertos por la kongresanoj, ĉefe por la plej junaj, per sia tre speciala stilo.

-Aliaj gravaj programeroj estos la prelego pri García Lorca de Miguel Fernández; la prezentado de «Ibere Libere», kie partoprenos Miguel Fernández, Jorge Camacho (nia junega akademiano), la portugalo Gonçalo Neves, Miguel Gutierrez Aduriz, Abel Montagut (tradukisto de Ausias March al E-on), Antonio Valen, kaj Pedro Vilarroig (komponisto de la «Cantata»), kiel representantoj de la plej juna Esperanta kulturo, en diversaj kulturaj kampoj, de Iberio (Hispanio kaj Portugalio).

-Ankaŭ partoprenos la Internacia Ĥoro; oni anoncis la vojaĝon al la UK de la infana esperantista bulgara ĥoro «Verdaj Steletoj». La jam konata, sed ege interesa kabaredo de «F-ino Barlaston»; Rafaela Urueña, eksprezidantino de HEF, doktoro pri Internacia Juro en la Universitato de Valladolid, estas la rektoro de la Internacia Universitato.

-La interkona vespero konsistos el «Giganta Paella», por du mil homoj,akompanata de «sangria», kaj dancado,ĉe la maro (en liberaera somera restoraci-ĝardeno, apud la sablo de la plaĝo), senpage por la kongresanoj.

[BILDO p.6] Nigrablanka foto: grandega paelo-pato sur podio, kun homoj ĉirkaŭe; supre videblas afiŝo kun la teksto «GIGANTA PAELJO». Apudskribo: Kuirante la «Giganta Paeljo»-n

-Kaj kelkaj aliaj agrablaj «surprizoj», kiujn oni ne devas nun malkovri.

-La ekumena diservo okazos en la katedralo, kaj eble la ĥoro de Madrido kantos dum ĝi.

-Dimanĉe vespere okazos la «Florbatalo», ene de la valencia Foiro de Julio.Ĝi estas mirinda surstrata spektaklo, kavalkado kun folkloro, muziko, tradiciaj kostumoj, ktp., kiun la kongresanoj povos ĝui, same kiel la artfajraĵoj, kiuj okazos fine de tiu florbatalo, kaj pri kiuj Valencio famas tra la tuta mondo.

-Kaj la plej grava kaj agrabla parto de la UK en Valencio: Ĉi tiu gastama urbo kaj regiono ofertas, ĉiutage, aŭ pli bone dirite, ĉiunokte, fine de la kongresaj aranĝoj, okazon promeni, noktumadi, vagadi tra kafejoj, trinkejoj, diskotekoj, eĉ tra la plaĝo, por ĝui tiujn kongresajn tagojn, je sufiĉe pli malalta prezo ol dum la lastaj UK-j. Certe la kongresa junularo ĝuos tion.

-La esperantistaj kuracistoj vizitos la plej grandan valencian hospitalon, «La Fe».

-La esperantistaj ĵurnalistoj vizitos la regionan televidon «Canal 9», kaj la ĉefajn valenciajn ĵurnalojn: «Levante» kaj «Las Provincias».

Página 7 del original
Página 7 del original

-Dum la UK la Ruĝa Kruco starigos specialan unuon en la kongresejo por sango-dono, de tiuj esperantistoj kiuj tion deziros fari, por savi vivojn kaj helpi

[BILDO p.7] Desegnaĵo: familio (viro, virino kaj infano) staranta apud kuŝanta persono al kiu oni donas sangon; super ili grandega sangoguto kun kvinpinta stelo kaj la litero E interne. Apudskribo: La Esperantista Sango

malsanulojn.

-ILERA starigos radiostacion en la kongresejo por elsendi al la tuta mondo novaĵojn pri la UK kaj pri Esperanto

ESPERANTAJ GAZETOJ ESTAS PETATAJ APERIGI ĈI TIUJN INFORMOJN PRI LA UK, LA TUTON, PARTON, PECOJN, KTP, KAJ EVENTUALE ALDONI ALIAJN INFORMOJN KIUJ POVAS ESTI INTERESAJ POR LA LEGANTOJ. ANKAŬ ONI POVAS INFORMI AL LA NE ESPERANTISTA GAZETARO. LA LKK PETEGAS KE ĈIU ARTIKOLO APERINTA EN LA GAZETARO ESTU SENDITA AL VALENCIO, ALMENAŬ FOTOKOPION, POR ORGANIZI ARKIVON.

Augusto Casquero

28-a INTERNACIA INFANA KONGRESETO ALBERGUE «TORRE DE ALBORACHE», ALBORACHE (VALENCIA)

Paralele kun la 78-a Universala Kongreso de Esperanto, okazos en Alborache la 28-a Internacia Infana Kongreseto, kies direktoro estos la irlanda esperantisto, jam tre sperta pri tiaj aranĝoj, Christopher Fettes.

[BILDO p.7] Nigrablanka foto de barba viro kun okulvitroj, staranta en salono; malantaŭ li videblas afiŝoj sur la muro kaj alia persono. Apudskribo: Christopher Fettes

Ĝis nun aliĝis, inter geinfanoj, junaj helpantoj kaj gvidantoj, preskaŭ 60, kio, laŭ la direktoro, estos «la plej bona Infana

[BILDO p.7] Nigrablanka foto de la korto de la junulargastejo: du-etaĝa blanka konstruaĵo kun arkadoj kaj arboj antaŭe. Apudskribo: Korto el Torre Alborache

Página 8 del original
Página 8 del original

Kongreseto el la lastaj jaroj».

La aliĝantoj venas el landoj kiel Rusio, Francio, Hungario, Usono, Britio, Irlando, Pollando, Germanio, Israelo, kaj Bulgario. Anonciĝis ankaŭ japanoj, kaj kio plej gravas por ni, unuafoje aliĝis kvar hispanaj infanoj: Jose Luis Cruz (11 jaraĝa, Madrido), José Rucadén Dávila (10, La Laguna), Rubén González (12, Segovio), kaj Augus-

[BILDO p.8] Nigrablanka foto de grupo da infanoj kaj plenkreskuloj sidantaj kune, unu knabino kun florkrono sur la kapo. Apudskribo: Kompreniĝante …

to Casquero (9, Valencio).

Inter la gvidantoj troviĝas nia samideano Añó, kaj Mónica Cruz (Madrido).

La programo de la infanoj estos bunta, sed indas mencii ke la ĉefa celo de la kongreseto estas faciligi la kunvivadon inter infanoj de malsamaj landoj kaj kulturoj, kaj krei en ili la spiriton de komprenemo, respekto, paco kaj amo al la homoj de la tuta mondo.

Dum la IIK la infanaro lernos kantojn, ludojn, ekskursos, teatrumos, muzikos, ktp, kaj eĉ marde, dum la tuttaga ekskurso, ili kantos ĉe la placo de la Virgulino, kie ili disdonos propagandon de E-o al la aŭskultantoj kaj preterpasantoj (infanoj pli bone propagandas ol plenkreskuloj). Poste, en la kongresejo, ili kantos denove, ĉi foje por la esperantistoj, kie ili postulos monon de la malavaraj esperantistoj, por

[BILDO p.8] Nigrablanka foto de grupo da infanoj vidataj de malantaŭe, kun plenkreskulo antaŭ ili, ekstere. Apudskribo: Grupeto de infanaj esperantistoj

havigi al si iomete da mono por la infana kaso.

Post tiu kantado ili vizitos la «Gullivero»-n, kaj piknikos ĉe la apuda parko. Vizito al la plaĝoj estos la lasta parto de tiu ekskurso.

Jen kelkaj postuloj de la direktoro al la infanoj:

1.-Mi esperas ke tiuj kiuj havas nacian kostumon kunportos ĝin. 2.-Mi petegas NE KUNPORTU: ĉemizojn kun vortoj anglaj, francaj, hispanaj, aŭ germanaj, sed kun E-aj sloganoj. 3.-Ankaŭ maldezirindaj estas

[BILDO p.8] Nigrablanka foto, malbone kontrasta: knabo antaŭ ekrano aŭ afiŝoj, kun bildoj apude. Apudskribo: Augustito invitis en Vieno

maĉ-gumo kaj «Walkmans».

La junular-gastejo havas ampleksan lokon por ludi, inkluzive naĝejon kaj sportejon, kaj troviĝas en natura kaj bela loko por ekskursi piede.

La gepatroj de la infanoj havos antaŭkongreseton apude, por interkonatiĝi kaj kunvivi gepatroj kun infanoj.

Augusto

Página 9 del original
Página 9 del original

4-a Kongreso de V.E.F. kaj Murcio

La antaŭ-universala kongreso de Valencio

Interesan kaj fruktodonan kongreson ni travivis dum kelkaj tagoj en Valencio kaj Cheste. Historiaj kaj neforgeseblaj faktoj por la estonto entusiamigis kaj ravis nin.

Vendredon, la 30-an de Aprilo, vespere; kaj sabaton, la 1-an de Majo, matene, ni renkontiĝis en la sidejo de la Grupo de E-o de Valencio.

Tie partoprenis reprezentantoj el Madrido, kiel Juan Carlos Ruiz, Pedro Garrote, Lupe Sanz. Nia kara Ana Montesinos, veninta el Britio. El Valladolido nia fama Rafaela Urueña kaj Luis Hernández. El Katalunio, Luis Serrano kaj edzino (Sabadell); la direktoro de la muzeo de Sant Pau d’Ordal Luis Hernández Izal kaj edzino. El Alakanto, Sánchez Antón, Rodolfo Canet, J. Miguel Bernabeu. El Callosa de Segura Jose Mª Bernabeu… kiuj kun Augusto Casquero de la Cruz, prezidanto de la LKK de la 78-a UK, kaj la prezidanto kaj membroj de Grupoj: Valencio, Burjasot, Alakanto, Callosa de Segura, Cheste, Kasteljono (Eulogio Monferrer, kaj la bahaanoj Francisco Conejero kaj edzino), ktp. ĉiuj, pretaj por plibonigi la organizadon de la UK, aŭskultis la planadon fare de Nikola Raŝic, alveninta el Rotterdamo, kiel Konstanta Kongresa Sekretario.

Ĉiuj konis la kongresejon «Palaco de la Muziko» kaj la Universitatan Instruistan Lernejon, planadon de ekskursojn, bankedon, malfermon, ktp, kaj multajn interesajn programerojn al kiuj jam aliĝis sindonemaj esperantistoj por forte labori dum la kongreso.

En Cheste ankaŭ ni travivis allogan kongreson, organizata pere de la loka Grupo «Lumradio». Je la kvara vespere ni allestis en la kulturdomon; tie ni prenis niajn

[BILDO p.9] Nigrablanka foto de tri viroj starantaj antaŭ pordo; la meza tenas paperojn en la mano. Apudskribo: Organizantoj de VEF kaj Cheste

dokumentojn, mendis la bankedon, vizitis la libroservon, kaj longe parolis al multaj esperantistoj en etoso de interkona vespero.

Sub pluveto ni promenadis ĝis tipa kelo por viziti ĝin kaj gustumi per tipaj «vinujoj» diversajn dolĉajn vinojn.

En la urbodomo okazis la oficiala

[BILDO p.9] Nigrablanka foto de viro kiu levas la brakon tenante trinkaĵon; la apudskribo staras super la foto: Gustumante la dolĉan vinon

Página 10 del original
Página 10 del original

inaŭguro de la kongreso. Tie al la 80 aliĝantoj salutis la reprezentantoj de ĉiuj grupoj alvenantaj: Valencio, Callosa del Segura, Alakanto, Juna Suno, Madrido, Valladolid, Katalunio, Kasteljono, Murcio…kaj finfine Nikola Raŝic kiel representanto de UEA. La urbestro bonege opiniis, per hispana lingvo, dezirante grandan sukceson al la kongreso. Poste okazis ĉarma omaĝo al la veteranaj

[BILDO p.10] Nigrablanka foto: barba viro kun okulvitroj transdonas enkadrigitan plakedon al pli aĝa sidanta viro, meze de publiko. Apudskribo: Omaĝo al la veteranaj esperantistoj de Cheste.

esperantistoj de Cheste, memorante ĉiam la enkondukanton de E-o en Cheste, S-ro Francisco Máñez Sánchez.

[BILDO p.10] Nigrablanka foto de preleganto ĉe pupitro kun mikrofono kaj paperoj. Apudskribo: Prelego «La kvin vojoj tra la Mondo»

[BILDO p.10] Nigrablanka foto de la prezidejo de la kunveno: pluraj viroj sidas ĉe longa tablo sub flagoj kun la valencia blazono; unu staras parolante. Apudskribo: Salutoj de la Urbestro de Cheste

Elegantaj salutoj de la Prezidanto de VEF, samideano Johano Antono Giménez, malfermis la kongreson kiu komenciĝis per la originala kaj persona prelego de Pascual Pont: (La kvin vojoj tra la Mondo).

[BILDO p.10] Nigrablanka foto en preĝejo: persono legas ĉe la ambono, kun floroj kaj kandelabroj apude. Apudskribo: Legante la «Epistolo»-n

Donaco de la urbestro: skatoloj kun specimeno de vinaj boteloj al la ĉeestantoj finis la programeron de sabato, 1-a de Majo.

Dimanĉe, post la laborkunsido de VEF, ni vizitis la urbon gvidataj de Walter Máñez (li prenis nomon de infano alveninta el

Página 11 del original
Página 11 del original

[BILDO p.11] Nigrablanka foto: grupo da homoj antaŭ blanka domo kun ferpordego, dum la malkovro de memortabulo. Apudskribo: Inaŭguro de la «memorplato» en la naskiĝdomo de Francisco Máñez.

Aŭstrio dum la unua mondmilito), kiu historie klarigis al ni pri malnova kvartalo, araba preĝejo (moskeo), antikva urbodomo, malliberejo, vidindaĵoj, kaj ni ornamis per laŭr-kronoj tri memorplatojn: en la stratoj Enrique Arnau, kaj D-ro Zamenhof kaj en la naskiĝdomo de Francisco Máñez.

Je la 13-a en la impona Paroĥa Preĝejo, tute aranĝita de nia samideano kaj kara D-ro Julio Tarín, okazis sankta meso, pia diservo, kun altnivela ĥoro kaj E-legaĵoj kun partopreno de la afabla pastro kiu legis en Esperanto la Evangelion kaj de aliaj esperantistoj kiel Augusto Casquero (filo), 9 jaraĝa.

La bongusta bankedo en restoracio «Torrijos», finiĝis per dankemaj vortoj kaj aplaŭdoj al la LKK organizanta la Kongreso kaj ni tostis por la sukceso de la UK de E-o en Valencio kiel fermo de la Kongreso. Poste ni foriris kun forta rememoro dezirante kunveni denove en la 5-a VEF Kongreso en Kasteljono.

J.A.Giménez

[BILDO p.11] Granda nigrablanka grupfoto: dekoj da homoj pozantaj antaŭ blanka konstruaĵo kun ferpordegoj; sur la muro pendas laŭrkrono. La apudskribo staras super la foto: Reprezentantoj de VEF kaj aliaj Grupoj el Hispanio kaj Eksterlano.

Página 12 del original
Página 12 del original

PRI ESPERANTAJ VERBOJ (daŭrigo). PASIVA VOĈO AŬ PASIVO

Dediĉita al s-ro José Pérez Sempere.

Antaŭ ĉio rimarku kiel flue kaj ofte Zamenhof utiligis la pasivon:

Ekz: En apenaŭ du paĝoj de la Unua Libro aperas:

-…Kiom da tempo kaj laboro estas perdata… -…Ĉiuj tradukoj estus farataj nur en tiu ĉi lastan… -…kaj la verkoj estus eble skibataj rekte en ĝi… -…ke la produktoj de unu literaturo estu aligitaj… -…ĉar tiuj ĉi provoj estis fonditaj… -…el ĉiuj projektoj kiuj estis proponitaj al la mondo…

Sed poste, ŝajnas ke la esperantistoj ŝparas laŭeble la uzadon de la pasivo.Kial?

Ĉar kompreneble la pasivo konsistas je du partoj:

  • La helpverbo: esti.
  • Kaj la pasiva participo.

Kaj de ĉiuj konate estas, ke la esperantistoj stumblas antaŭ la participo-problemego, ĉar ili, ordinare, ne bone trafas ĉu ITAATA.

Sed mi opinias ke la esperantistoj ne bone studas tiun problemon kaj tial ili ne trafas, ĉar ja ĝi, per si mem, ne estas tiom malfacila.

La esperantisto antaŭ unu verbo devas mediti:

-Ĉu ĝi povas esti verbo de «daŭro» aŭ de «rezulto»?.

Verboj de «daŭro» estas verboj kies ago ĉiam daŭras:

Ekz: Ami, estimi, memori, bezoni, koni…

Tiel, ni diras pri nia amiko ke li estas amata, estimata, memorata, bezonata aŭ konata, ĉu?.

La esprimo: «nia memorita amiko», efektive ne havas sencon. Mi ja miras kiel eĉ la UEA-anoj utiligas la vorton «interesito». Sed «interesi» estas «daŭro-verbo»;la korekta vorto estas «interesato» aŭ interesiĝanto, neniam «interesito».

Alia kazo aperas, kiam la verbo esprimas agon,apenaŭ perceptebla, ĉar ĝi rapidege pasas: Tiuj do, estas «verboj de rezulto», kaj tiel ni diras:

Dum la pasinta kongreso tiu problemo «estis decidita»; aŭ, «la ŝlosilo estas perdita»; aŭ «la pordo restas fermita», ĉar la ago «fermi» jam pasis.

Kaj tiel plu por la vortoj: donita, finita, savita, trovita.

Sed ĉe iu ajn verbo, inkluzive ĉe verboj de rezulto, ni ĉiam utiligas la formon ATA:

-ĉe la emfaza esprimado de daŭro, kaj.

-ĉe ag-ripeto.

Página 13 del original
Página 13 del original

Ekz: «Kiom da tempo kaj laboro estas perdata por la ellernado de fremdaj lingvoj»…

Tiu frazo signifas ke ĉiutage kaj ripete oni perdas tempon pro tio aŭ alio.

Kaj tiel plu:

«La mono estis longe kolektata.»

«Kiam via domo estis konstruata la mia estis jam delonge konstruita».

«Ĉi tiu domo estas vendata», (FK), signifas ke tiu domo estas ofertata al ebla aĉetanto sed ankoraŭ ne estas vendita kaj la venda kontrakto ne estas subskribita.

Kiam do, ni utiligas la pasivon?: Ĉiam antaŭ du cirkonstancoj aŭ kondiĉoj:

  • Kiam ni pensas ke la «agato» estas pli grava ol la «aganto»

  • Kiam la aganto estas esprimata aŭ subkomprenata. Sed, se ne ekzistas aganto kaj la ago estas spontana, mi ne utiligas pasivon sed medialon.

Ekz: «Tiu memorata tago ne vidis nin unuigitaj sed unuiĝintaj».

«La ĉambro ne estos okupata ( ATA-senco de daŭro) de kunigitaj personoj sed kuniĝintaj personoj.

-En ĉi tiu ĉapitro mi nepre devas memorigi la esperantistojn ke «LA NETRANSITIVAJ VERBOJ NENIAM HAVAS PASIVON, KAJ LA PARTICIPOJ, ĈE TIUJ VERBOJ, ĈIAM ESTAS AKTIVAJ».

Tial ni ĉiam parolas pri la okaziNta kongreso aŭ la aperiNta artikolo,ktp.

La esperantisto do, devas transitivigi la verbon se li volas utiligi pasivan participon, per tri procedoj:

-igante, pri-igante aŭ prefiksante la ne transitivan verbon:

Ekz: igante:

«La spektanto restis «mirigita» antaŭ tiu spektaklo».

pri-igante:

«La «prilaborita» libro furoris en la merkato».

prefiksante:

«La travivita aventuro impresis lian animon».

Sed atentu ne trompiĝu per tiuj procedoj:

Kiel vi tradukus la verson?

«Indigno soy,confieso avergonzado».

Malinda,mi konfesas hontigita,

aŭ Malinda,mi konfesas tut’ hontanta?

Finfine diri ke Grabowski mallongigis la pasivon, forigante la helpverbon, tiel:

Ne :» Jesukristo estu laŭdata»

Página 14 del original
Página 14 del original

sed

» Laŭdatu Jesukristo ! «

Kaj tute probable tia estos la korekta solvo pri problemoj kiujn la esperantistoj ankoraŭ ne bone trafas:

Ekz: La verbo «nomi» estas uzata en la Fundamento, pasive: «Patro kaj patrino kune estas nomataj gepatroj» sekve:

Ne «patro kaj patrino kune nomiĝas gepatroj.» (medialo,ne korekta)

sed «patro kaj patrino nomatas gepatroj».

Marie Hankel ĉe la antaŭparolo de «Karlo» utiligas refleksivon:

«La libro sin nomis modeste»; ĉi tie,tute ne korekta.

Kaj Waringhien mem konfesas : La frazo » Mi nomiĝas Petro», ŝajnas ankoraŭ stranga.(P.A.G. paĝ.164.)

(daŭrigos.)

VALE.

Valencio junio 1993.

[BILDO p.14] Ronda vinjeto: nigra silueto de diplomito profile, kun kvadrata akademia ĉapelo kun kvasto kaj toga mantelo, sur hela ronda fono.

ANONCOJ

En insulo Ibiza.

Ni vendas ekuzotan kaj tute novan studejon, kun parkumejo, apud sporthaveno kaj basen-naĝejoj.

Eblaj interesatoj bonvolu kontakti kun la valenciaj telefonoj:

391-20-92 392-29-70 en hispana lingvo. 370-56-62 en esperanta lingvo.

aŭ senpere kun la LKK de UK en Valencio.

[REKLAMO p.14] TIPOGRAFIA RUZAFA — Sdad. coop. Valanciana / KOMERCAJ PRESAĴOJ ĜENERALE / Pintor S. Abril, 17 / Teléf. 373 70 29 / 46005 – VALENCIA — kun stiligita nigra logotipo en formo de litero «R».

Página 15 del original
Página 15 del original

EKSJUGOSLAVIO

La legado de ĉi tiu raporto, eble vekos en vi, kara leganto, zamenhofajn elvokojn.

Jugoslavio, kiel ŝtato, nur ekzistis inter 1918a ĝis 1991a.

[BILDO p.15] Mapo de Jugoslavio, blanka sur malhela fono, kun la respublikoj kaj la ĉefurboj etikeditaj en Esperanto: ADRIATIKA MARO, MEDITERANEA MARO, Ljubljana, Slovenio, Rijeka, ZAGREB, Kroacio, Vojvodino, JUGOSLAVIO, Bosnio-Hezergovino, BEOGRADO, Serbujo, Split, SARAJEVO, Montenegro, Kosovo, Macedonio. En la maro, kompaso-rozo.

Jugoslava Federacio

De 1918 ĝis 1929 estis regno. De 1929 ĝis 1945 nomatis simple, Jugoslavio, kaj de 1945 ĝis 1991: Federacia Socialista Respubliko de Jugoslavio. Sed en 1991 tiu ŝtato dispeciĝis kiam la popoloj ĝin komponantaj ekinterbuĉis reciproke.

Tiel prezentata, ĉi afero aspektas simpla, sed ne estas tia. La disfalo de Jugoslavio, lando enhavanta 24 milionojn da loĝantoj kaj surfacon simile al Britio, surprizis nin ĉiujn.

Ni kutimis ricevi viziton de sport-skipoj nomataj “Jugoslavaj” kaj ni sciis pri la ekzistado de monero: “jugoslava dinaro” aŭ ni aŭdis laŭdojn pri la ekonomika sistemo “jugoslava aŭtoadministrado”. Aliflanke la vojaĝ-agentejoj propagandis la belecon de ties turismaj indejoj, sed nur la plej bone informitoj scias ke la oficiala lingvo ne estas “jugoslava” sed “serbo-kroata” (skribebla laŭ du malsamaj alfabetoj: cirila aŭ latina) sed tio ŝajnis malgranda detalo.

En novembro de 1990, tra amerikaj teletipe maŝinoj de la CIA, alvenis sciigo pri la tuja disiĝo de Jugoslavio kiel memstara ŝtato nepre dum la sekvontaj 18 monatoj.

Tiu rilate, la CIA-raporto tekstis: “La jugoslava eksperimento tute malsukcesis. Tiu lando, dum la venontaj 18 monatoj, dividiĝos eble laŭ perforta procezo kaj etna malstabiliĝo, kiuj povas konduki mem eĉ al civitana milito”.

En tiu longa dokumento, kaj pri la tuja venonta mizero, estis konsiderata rekta respondeculo la prezidanto de Serbujo, Slobodan Miloŝeviĉ por agiti amasojn kaj stimuli ŝovinismon.

Página 16 del original
Página 16 del original

Sed tiu raporto kaŭzis inter la ĵurnalistoj pli ridetojn ol konsternon. Ili ne rimarkis ke la CIA-fakuloj streĉe traserĉis la okazaĵ-evoluadon en Balkanoj kaj sekve, tiuj sociologoj tute kapablis valorigi trafe kaj senerare la sufokan pezon de la historio:

Jugoslavio ja neniam estis simila al aliaj eŭropaj landoj: Francio, Italio, Portugalio, aŭ Hispanio. Ĉi tiuj nacioj posedas sian propan historion kaj tut-komune nacian senton. Sed Jugoslavio ne. Antaŭ ol la kreado de la unua jugo-slava Ŝtato (1918), la kuniĝontaj popoloj neniam apartenis eĉ al la sama kulturo.

“Jug” signifas sudon; do, Jugoslavio signifas landon kie loĝas sud-slavoj. Kvankam etimologie ĝi bonsonas, elkaŝas, krom ne slavajn gentojn, profundajn faŭkojn kaj ampleksajn fendojn ekzistantaj inter la malsamaj slavaj komunumoj.

La ŝtata konstitucio funkcianta dum la regado de Tito starigis hierarkion inter “popoloj” kaj “minoritatoj”. Unuflanke, la “popoloj” estas: slovenoj, kroatoj, serboj, islamanoj, montenegranoj, macedonoj. Al ĉiu el tiuj popoloj apartenas unu el la ses respublikoj komponantaj la Jugoslavan Federacion.

Aliflanke la “minoritatoj” estas: albanoj, bulgaroj, rumanoj, kaj hungaroj, kies nacia kerno situas en najbaraj landoj. Ankaŭ inkludas restaĵon de antikvaj imperioj kiel “turkoj”, loĝantaj en Macedonio aŭ Kozovo kaj malgrandan nombron da judoj kaj ciganoj.

Tiu etn-nacia mozaiko trege komplikiĝas pro ekzistado de tri ĉefaj lingvoj: serbo-kroata, slovena kaj macedona; aŭ aliaj minoritataj: albana, kaj madjara krom la du jam aluditaj alfabetoj: latina kaj cirila.

Sed ankoraŭ grandega faŭko supozas la ekzistadon de tri ĉefaj religioj: serboj, montenegranoj kaj macedonoj estas ortodoksaj; kroatoj kaj slovenoj, katolikaj; albanoj kaj turkoj, muzulmanaj.

Kio transformas la religion en danĝera faktoro ne dependas de la “fido” kiel persona kompromito . La ligilo ne estas “kredi” sed aparteni al hereda kaj kultura komunumo (agnoskata de ĉiuj), kiu enkarniĝas en religia konfesio.

La sultanoj de otomana imperio starigis streĉan rilaton inter nacio kaj religia komunumo. La serboj ne estas tiaj laŭ sia loĝa teritorio. Kio identigas la popolon estas ĝia kolektiĝo ĉirkaŭ ortodoksa eklezio. La serboj estas serboj same sub turka-tiranismo, kaŝitaj en bosna montaro aŭ batalante sub ordonoj de aŭstraj imperiestroj.

Tiu ekskluziviga kaj diferenciga sento daŭras dumlonge jarcentoj. Inter kiuj parolas en serbo-kroata lingvo, sendepende se tiuj estas aŭ ne kreduloj, ĉiu individuo kun ortodoksaj antaŭuloj apartenas al la serba gento, kaj kiu devenas de katolikaj, estas kroato, aŭ tiu kun nomo aŭ muzulmana antaŭeco, muzulmano.

La franca lingvisto Paul Garde signis precize ke Tito establis kategorion: “Muzulmano” per M (majusklo) por rimarkigi “membron de nacio” sed ne kredulo je religia konfesio, malgraŭ tiu daŭris nomata muzulmano, sed per m (minusklo).

La bona volo por kunvivi, fundamenta kondiĉo, nepre necesa, al ĉiu loĝanto de ĉiu funkcianta kaj vivo-pova ŝtato, neniam floris inter serboj, kroatoj, slovenoj, macedonoj aŭ bosnoj, escepte dum la

Página 17 del original
Página 17 del original

1945-1955 jardeko, pro vund-memoro pri la dua mondmilito kiam Tito delogis siajn subulojn kaj kuraĝe defiis al Josefo Stalin.

La plej surprizanta afero estas la formo per kiu la Historio influas la konduton de siaj agantoj. La eksjugoslava teritorio havas ĵigan preteriton kiu obsedas ĝiajn batalantojn kaj fiksas iliajn sintenojn.

Ne eblas kompreni la egan brutalecon reganta en tiu lando, nek la ŝajnan frenezon de ĝiaj loĝantoj, sen profunde mergi sin en ĝia historio.

El la libro de Alfonso Rojo: “Jugoslavio. Holokaŭsto en Balkanoj”.

Valencia 1993.

VALE.

[BILDO p.17] Stiligita nigra desegnaĵo: kolombo kun olivbranĉo en la beko, staranta sur terglobo kun la kontinentoj; malantaŭ ĝi leviĝas flamo.

NI DANKAS

En la organizado de la kongreso nemalhaveblan helpon kaj subtenon manifestis pluraj urbaj kaj komunaj instancoj kaj individuoj. Al ĉiuj ni tre kore dankas. Al kelkaj el ili ni ŝuldas apartan dankemon por ĉiama intereso kaj preto apogi la kongreson. Jen ili:

-Provinca Deputitaro de Valencio. -Agustín García-Gasco, ĉefepiskopo de Valencio. -Andrés García Reche, konsilanto pri turismo de Valencilando. -Hispana Ministerio pri Kulturo. -Konsilantaro pri Kulturo, Edukado kaj Scienco de Valencilando. -ITVA-Valencia Turisma Instituto. -IVAJ-Valencia Instituto por la Junularo. -Valencia Convention Bureau. -Konsilantaro pri Industrio, Turismo kaj Transporto de Valencilando. -Urbestraro de Cheste. -Urbestraro de Paterna. -Urbestraro de Buñol. -Entrepreno “El Corte Inglés”. -Entrepreno “INALTEL”. -Altlernejo, Instituto Blasco Ibáñez.

[BILDO p.17] Ornama vinjeto sub la listo: arko el multaj etaj stiligitaj figuroj kaj steloj sur horizontalaj strekoj, pli grandaj kaj pli nigraj ĉe la supro de la arko kaj palaj ĉe la randoj.

Página 18 del original
Página 18 del original

DEVENO DE LA VORTO ”KROKODILI” !.

Ĉirkaŭ la jaro 1930 kaj dum la postaj jaroj vivis en Parizo itala esperantisto nomata Emilio Ferrari, kaj la ŝerca alnomo Napoleono.

Li estis taksi-ŝoforo kun la verda stelo. En ĉiu numero de “La Movado”, la tiama Esperanto-gazeto, kiun mi posedas de 1931, dato de mia esperantiĝo, ĝis 1933, dato de lia morto, troviĝis reklamo por tiu verda taksio.

[BILDO p.18] Nigra silueto de krokodilo kuŝanta, kun manskribita parolbalono: «umm! Bonvolu ne krokodilu».

Li eĉ gvidis kurson de Esperanto por siaj kolegoj taksi-ŝoforoj kaj en tiu gazeto estis ofte menciita lia aktiveco kiel esperantisto.

Nu, en 1932 li fariĝis kelnero en kafejo “Imperator” kaj ofte vizitadis alian kafejon, “Le Talma”, kie ĉiu sabate posttagmeze okazis renkonto de esperantistoj, ĉefe relative freŝbakitaj, kaj tie, same kiel en kafejo “Imperator”, ĉiufoje kiam li aŭdis ke iu parolis francan lingvon, li kolere ekkriis: “Kiuj estas tiuj krokodiloj ?”.

Tiu esprimo ne havis por li apartan signifon. Li estus povinta insulti per “fuŝuloj, stultuloj, kameloj” aŭ similaj epitetoj, kaj tio estis nur por laŭtigi sian malkontenton, ke oni ne uzas la “karan” lingvon .

[BILDO p.18] Granda desegnita krokodilo staranta sur la malantaŭaj piedoj, kun malfermita buŝo plena je dentoj, tenanta ion en la antaŭaj piedoj; ĉirkaŭ ĝi fluas la teksto de la maldekstra kolumno.

Lia esprimo estis tiom ripetata, ke ĝi transiris al aliaj parizaj renkontiĝejoj kaj poste ĝi fariĝis, migrante de grupoj al kongresoj, eĉ internacia. Tiu pura esperantista idiotismo ( ne ideotaĵo), kiun tiel ofte oni aŭdis dum “Universalaj Kongresoj”, naskigis la spritaĵon:

“Ili estas kongresoj, kie oni aŭdas la plej multajn naciajn lingvojn !”.

Pri tiu vera origino mi povas nerifuteble atesti, ĉar mi estis ofte aŭdanto de tiu kolersplodo…

(Tia estas la historio de la vorto “krokodili” rakontita de Roger Bernard, kaj ĉerpita el «1887 kaj la sekvo», de Waringhien).

(el «EVENTOJ» , mardo (2) – 93)

Página 19 del original
Página 19 del original

ESPERANTO EN RADIO.

En Valencio, ĉe RADIO KLARA SENDEPENDA, F. M. 102.6, de la 16an marto 1986a, oni elsendadas la programon ESPERANTO EN RADIO ĉiu marde, de la 16a ĝis la 17a horoj, senĉese kaj senlace dum la kvar sezonoj de la jaro.

Vane mi esperis ke iu esperantisto diskonigu ĉi tion por montri la laboron de la Valencia Grupo. Diversmaniere Esperanto bezonas propagandon.

La programo estas dividita en tri partoj: historio, Esperanta kurso kaj novaĵoj, kiujn mi serĉas de inter kelkaj Esperanto-revuoj, kiujn mi ricevas.

[BILDO p.19] Desegnaĵo: viro en kompleto sidanta antaŭ radioaparato, kun mikrofono en la mano kaj alia mikrofono sur stativo apude; el la aparato eliras radiaj strekoj.

Mi mem pretigas la programon. Ĉe radiostacio neniu persono estas krom mi ĝis kiam mi elfinas la elsendon. Neniu helpas min. Tial mi estas la redaktoro, la radioparolanto, la sonkontrolanto, la telefonisto kaj…

La celo estas divastigi, diskonigi nian karan lingvon pere de la procedoj kiuj estas je nia dispono.

Ne gravas se venas aŭ ne multaj gelernantoj al nia Esperanta lernejo. Ankaŭ estas tre interesa trovi geamikojn al nia lingvo. Ke ĉiuj la radioaŭskultantoj sciu ke Esperanto estas viva idiomo kiu funkcias tra longa tradicio kaj bone establita en la monda kulturo. Mi daŭrigos la elsendon malgraŭ ke mi baldaŭ estos 85-jara.

Félix Navarro

[REKLAMO p.19] LA PLEJ BONA KONGRESA MEMORAĴO — foto de murhorloĝo: kvadrata nigra ciferplato kun helaj ciferoj de 1 ĝis 12, kaj sub ĝi panelo kun la kongresa emblemo (terglobo kun stelo super montara silueto) kaj la surskriboj «78a[?] UNIVERSALA KONGRESO de ESPERANTO» kaj «VALENCIO 24-31 JULIO 1993». — METAKRILATA MURHORLOĜO / 55 x 23 centimetroj / PREZO: 4.000 ptoj. / MENDEBLA ĈE / VALENCIA ESPERANTO GRUPO / G.V. FERNANDO EL CATOLICO, 45 – 3ª / 46008 VALENCIO

Página 20 del original
Página 20 del original

ALIKANTO

[BILDO p.20] Tutpaĝa bildstrio en kvar strioj, desegnita per nigra inko, kun rolantoj en orient-fabela vestaro (sultano, reĝidino, korteganoj). La titolo «ALIKANTO» staras supre en ornama literaro. La dialogoj, manskribitaj majuskle:

1-a strio, 1-a panelo — juna virino kun harligo kliniĝas; sub ŝi la vizaĝo de barbulo kun turbano ornamita per plumo: «¡HO PAĈJO KARA, ŜAJNE ILI TROVAS MIN ALLOGA!» — «JES, JA!»

1-a strio, 2-a panelo — la reĝidino sidanta sur la genuoj de la dika sultano: «AŬSKULTU, FILINETO MIA… VI DEVAS BONE PRIPENSI LA AFERON!» — «MMM JES..»

1-a strio, 3-a panelo — du junuloj forkuras; la voĉo venas el ekster la paneloj: «MI NE ANTAŬJUĜAS ALI KAJ ALMANZOR SENKVALITAJ KNABOJ, SED MI PENSAS, MIA FILINET, KE REĜIDINO KIEL VI, MERITAS ION PLI BONAN, ION SUPERAN, ION…»

2-a strio, 1-a panelo — la reĝidino kaj la sultano kuras; super ŝi pensbalono kun «¿?», kaj granda sonvorto «¡RAAAS!»

2-a strio, 2-a panelo — palaca salono kun lampoj sur kolonetoj; la barbulo levas la pugnon kaj krias, la reĝidino foriras kolere kaj du junuloj forkuras dekstre; la paŝoj sonas «THUMP THUMP»: «¡SU-FI-ĈE!! TIO NE PLU DAŬRIGOS!! TIUN ĈI NOKTON, MIAN PALACON VI AMBAŬ VENU!!»

3-a strio, unu larĝa panelo — bankedo ĉe longa tablo. Rakonta kadro maldekstre: «KAJ TIUN NOKTON, ĈE L’ PALAC’…». Parolbalonoj: «..VI DEVAS MONTRI INDECON POR ATINGI LA «MANON» DE MIA FILINO…» «..VI DEVOS, DO, ELTROVI KAJ REALIGI GRANDAN TASKON. PRUVO KIU PRUVOS (HE,HE), LA VIAN VERAN TAŬGECON.» Unu el la gastoj hiktas: «¡HIKS!». Alia havas pensbalonon kun koro. Dekstre pendas vico da numeritaj balonetoj, plurfoje «(2)» kaj, ĉe la fino, granda «(1)».

4-a strio, 1-a panelo — barbulo gustumas viandon kun grimaco: «¡BLUEH! ¡TIU ĈI VIANDO ESTAS TUTE SENGUSTA!»

4-a strio, 2-a panelo — barbulo trinkas el kruĉo, «GLÚGLÚ», kaj poste «¡KONSENTITE GLUB!»[?]; alia figuro verŝas el kruĉo: «MI ALPORTOS, POR VI, GRANDAN ŜIPON PLENPLENA JE SPICOJ!» — malgranda balono: «¿¿VAMPA?»[?]

4-a strio, 3-a panelo — figuro kantas, kun muzika noto: «SUKERO, CINAMO KAJ PIPROOO ♪» — kaj oni respondas: «¡SUKERO NE ESTAS SPICO!»

aŭtoro Javier Moya, tradukita de José Miguel Bernabéudaŭrigos…

Valencia Luno n.º 38 (diciembre de 1993)

Texto completo del número 38 de Valencia Luno, el boletín del Grupo de Esperanto de Valencia, de diciembre de 1993: 25 páginas transcritas del original.

Portada de Valencia Luno n.º 38, diciembre de 1993.
Portada de Valencia Luno n.º 38, diciembre de 1993.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1993_n38_dec

Qué tiene de especial este ejemplar

  • La dirección del grupo sale de dos maneras dentro del mismo número: la cubierta imprime «GRAN VIA FERNANDO EL CATOLICO, 45, 3.º ★ ☎ 384 96 16», y el colofón de la página 2 «Gran Vía Fernando el Católico, 45 – 3.ª / T-no 348 96 16», con ese segundo número repetido también como fax. Los dos teléfonos son incompatibles: uno de los dos es una errata.
  • El ejemplar lleva a mano, en tinta azul, «N-38» en la esquina superior derecha de la cubierta: el número no aparece impreso en ninguna parte.
  • El nombre de la asociación ILEI sale de dos maneras: la página 15 lo despliega como «Internacia Ligo de Esperantaj Instruistoj» y la 21 como «Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj», que es la forma correcta.
  • En la foto de la cubierta, dos personas de pie ante el cartel del congreso tapan parte de las letras: faltan la primera de «[V]ALENCIO 24-31 JULIO 1993», la de «[K]ONGRESA TEMO» y unas cuantas de «[K]LERIGO POR LA 21-a JAR[C]E[NT]O».
  • Los pies de las fotos de la fila inferior de la página 3 —los cargos de Marko Esteban y de Francisco Aliaga Rocafull dentro del comité local— salen medio borrados en la impresión.
  • La foto ancha que ocupa toda la parte baja de la página 15 va cortada por el margen inferior de la hoja y no lleva pie alguno.
  • En un número escrito todo en esperanto, la página 24 es la única en castellano: la circular a los socios «Estimado amigo…» con las fichas para domiciliar el recibo anual.

Qué hay en este número

p. Título Idioma Firma
1 [Kovrilo: «La 78-a UNIVERSALA KONGRESO estis KONGRESO DE KONGRESOJ»] epo
2 [Kolofono] epo
2 ATENTU ESPERANTISTOJ! epo
3 loka kongresa komitato epo
4–7 VALENCIO 93-LA BONA KONGRESO (Malferma letero de Helena Seres, Slovakio) epo Helena Seres
7 ANTONIO MACHADO. (1875-1939). epo Traduko de VALE
8–10 LA LASTAJ TAGOJ ANTAŬ LA KONGRESO epo S-ro Boris
10–11 KONGRESA STATISTIKO epo
12–16 78-A U.K. DE ESPERANTO.VALENCIO. PERSONA RESUMO epo Juan Carlos Ruiz Sierra, LKK pri Programo
17 LA LKK PLENE SUKCESAS ĈE LA PASINTA UK DE VALENCIO epo
18–20 Mi deĵoris en la halo… epo Johano
21 27-a KONFERENCO DE ILEI. epo Duncan Charters (kun «Aldono de la LKK»)
22 VALENCIA ESPERANTO -GRUPO — JARA ORDINARA ASEMBLEO epo
23 HISTORIO DE LA ESPERANTA MOVADO EN KASTELJONO epo Johano Antono
24 [Cirkulero al la membroj: «Estimado amigo…», kun la fichas por la banka pago] spa
25 [Afiŝo: 5-a Kongreso VALENCIA ESPERANTO FEDERACIO KAJ MURCIO, Kasteljono 1994] epo

El boletín, entero

Página 1 del original
Página 1 del original

[BILDO p.1] Kapo de la kovrilo: verda rektangulo kun la nomo VALENCIA LUNO per blankaj majuskloj; maldekstre blanka desegno de la Turoj de Serranos, granda blanka lunarko kiu envolvas la komencan literon, kaj dekstre blanka kvinpinta stelo.

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

GRAN VIA FERNANDO EL CATOLICO, 45, 3.º ★ ☎ 384 96 16 ★ 46008 VALENCIO (HISPANIO)

[BILDO p.1] Permane skribita en blua inko en la supra dekstra angulo: «N-38».

[BILDO p.1] Foto de la kongresa afiŝego pendigita sur muro, kun du personoj starantaj antaŭ ĝi kiuj kaŝas parton de la literoj. Sur la afiŝo legiĝas: «78-a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO» — meze, emblemo de oranĝo kun stelo kaj stiligitaj ondoj — «[V]ALENCIO 24-31 JULIO 1993», «[K]ONGRESA TEMO», «[K]LERIGO POR LA 21-a JAR[C]E[NT]O».

La 78-a UNIVERSALA KONGRESO

estis

KONGRESO DE KONGRESOJ

[BILDO p.1] Larĝa foto de granda homamaso — centoj da kongresanoj — kolektita antaŭ la kolonaro kaj la marmora ŝtuparo de la kongresejo.

Página 2 del original
Página 2 del original

[BILDO p.2] Nigrablanka versio de la kaplinio: la desegno de la Turoj de Serranos kun la lunarko, la nomo VALENCIA LUNO kaj la stelo.

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

Gran Vía Fernando el Católico, 45 – 3.ª T-no 348 96 16 46008 VALENCIO (HISPANIO) C/C 0.017.830.370, Caja Postal, Pz. España.

MEMBRAJ ASOCIOJ:

«Valencia Esperanto Grupo» Gran Vía Fernando el Católico, 45 – 3.ª T-no 348 96 16 Fakso 348 96 16 BANCAJA Konto 0009 310 116 9604

«Grupo Esperanto de Alicante» C/ San Fernando 39 03001 ALICANTE

«Ĉiam Esperanto» C/ General Primo de Rivera, 6 03360 CALLOSA DE SEGURA (ALICANTE)

«Lumradio» Casa de Cultura, Blasco Ibáñez, 8 46380 CHESTE (VALENCIO)

Asociación Juvenil «Juna Suno» Avd. de la Vega, 4 – 4º B 0330 ORIHUELA (ALICANTE)

Redaktoroj kaj kunlaborantoj: VALE. Johano Antono García Augusto Casquero de la Cruz Jesús Marco Nácher Marco Esteban García

Help-kompostistoj: José Añó Belda Francisco Ventura

Noto: Pri la enhavo de la artikoloj respondecas la aŭtoroj mem.

Deposito Legal V-1683-1983.

N-ro 38, Decembro 1993

Prezo 50 ptoj.

ATENTU ESPERANTISTOJ!

Tute konscianta de la gravega rolo kiu povas efiki nia bulteno kiel instrumento de Instruado kaj de Komunikado inter niaj geamikoj,

la redakcio de

VALENCIA LUNO

Invitas ĉiujn samideanojn de nia Komunumo, kunlabori en nia revuo per artikoloj kiuj povas reflekti ideojn, opiniojn aŭ dubojn.

Ilin ni publikigos ĉiam kiam ampleksos ne pli ol du paĝojn, tajpitaj je duobla interlinio, kaj akurate senditaj al:

Grupo Esperanto de Valencia POR VALENCIA LUNO Gran Vía Fernando el Católico 45, 3.ª 46008 VALENCIA

[REKLAMO p.2] Enkadrigita reprodukto de librokovrilo: desegno de tri kantantaj kapoj — maldekstre vireto kun papilikravato, meze virino kun malfermita buŝo kaj kolĉeno, dekstre viro kun libro aŭ partituro super la kapo — kaj sube, per gotikaj literoj, «Esperanta kanzonaro.» kaj la nomo «Félix Navarro Clemente». Apudskribo: «76 paĝoj – prezo 700 ptoj. Aĉetebla ĉe Libroservo de Valencia E-o Grupo.»

Página 3 del original
Página 3 del original

loka kongresa komitato

[BILDO p.3] Kvin portretaj fotoj en unu vico, ĉiu kun sia nomo kaj tasko: Rafael Peris Solaz — bonvenigo, filatelajoj; Juan Carlos Ruiz Sierra — programo; Jose Pérez Sempere — kongresejo; José Añó Belda — infana kongreseto; Ana Montesinos de Gomis — informado.

[BILDO p.3] Tri pli grandaj portretaj fotoj en la meza vico: Juan Antonio Giménez García — vicprezidanto; Augusto Casquero de la Cruz — prezidanto; Juan Fontecha Soto — vicprezidanto.

[BILDO p.3] Kvin portretaj fotoj en la malsupra vico: Marko Esteban — junularaj arangoj; Miguel Fernández Martín — artaj arangoj; Francisco Aliaga Rocafull — logado; Manuel Gargallo Monforte — ekskursoj, logado; Santiago Miquel Planas — kasisto.

Página 4 del original
Página 4 del original

VALENCIO 93-LA BONA KONGRESO

(Malferma letero de Helena Seres, Slovakio)

Universalaj kongresoj… Nia palpebla Esperantio… Objektoj de niaj sopiroj… Akireblaj – por ni multaj – nur escepte, per obstinaj fortostreĉoj.

[BILDO p.4] Malhela foto de granda homgrupo interne de salono, sub alta plafono kun lumiloj.

Estis la 51-a UK, Budapeŝto, 1966, la unua kiu malfermiĝis antaŭ mi. Eĉ facile, ĉar tiutempe mi estis budapeŝtanino.

«La plej impona estis sidi inter la kvin miloj» – en 1983, en la sama ĉefurbo, jam kiel loĝanto de najbara, tamen patria lando, Slovakio. La longa intervalo inter la du kongresoj ja alportis ŝanĝojn rimarkindaj, aperon de junaj aktivuloj, verkistoj, organizantoj. En mia tria, la pasintjara Viena UK surprize mi spertis la disvolviĝon de nia movado, la grandan nombron de novaj talentuloj kiuj svarmis en la ideala kongrespalaca halo – kun giĉeto de la 78-a UK! Ankoraŭ mi ne kuraĝis pensi serioze al la aliĝo. Sed poste, nu, la sorto premiis miajn klopodojn.

Jen, finfine, saluton gesamideanaro! – zumis en mia kapo, kaj resonis la bonvenigaj vortoj de L.K.K.! /Valencia Suno Nº 1/p.1./ Kaj la mirakla oranĝurbo salutis min per la parfumo de ĝiaj ruĝaj, blankaj, rozkoloraj «adelfoj», preferitaj floroj miaj, memorante tiun unikan, ligitan al la infanaĝo… Admirinda kongrespalaco, gracilaj palmoj! Abundo da programeroj, konata dilemo: kion elekti?

[BILDO p.4] Foto de solena akcepto en ornamita salono: virino ĉe pupitro kun mikrofono, ĉirkaŭata de viroj en kompletoj kaj de aliaj ĉeestantoj.

Nostalgie mi foliumetas ekde tiam la Kongresan Libron, jen unu, jen aliokaze perdita eblo por profiti de spiritaj frandaĵoj.

Mi ne intencas kvalifiki nun prelegojn, kunsidojn, debatojn, tiujn ja komentos multflanke, espereble, niaj informaj medioj. «Ibere-libere» same eĥos kaj reeĥos. Legonte laŭdajn

Página 5 del original
Página 5 del original

aprezojn mi ĝoje konstatos, ke mi samopinias. Do, prefere mi skribas pri aldonaj travivaĵoj, kiuj kreis tiun «diferencan» atmosferon de tiu kongreso.

Interkona vespero, kia paeljego, kia brula lumparado! Hispanritma dancmuziko, gesamideana svarmo! Ne eblis renkonti mian hispanan korespondamikon. Bonŝance konsolis min ŝatataj konatuloj, la simpatiaj geedzoj Szmideliusz eĉ ĝentile priservis min /alportinte paeljon, trinkaĵon/.

[BILDO p.5] Foto de folklora grupo sur scenejo: vico da dancistinoj en tipaj longaj roboj kaj muzikistoj malantaŭ ili.

Dimanĉe, post la korvibriga Solena Malfermo, kun mia «hejma» amikino serĉadis ian restoracion. Post rekomendo ni ankris en Cardenal. /Dirite, sed skribite estis Camp’./ Mi mendis pladojn kun asparagoj kaj «garbanzos», rikoltante poste la laŭdojn de la amikino pro mia «eksperta» elekto. Vespere sole la duan duonon de la Florfestivalo ni atingis, sed eĉ tio konvinkis nin, ke okazis bonŝanca koincido… Lundo: reciproka ĝojo pro persona interkonatiĝo kun la leteramiko, kvankam mi tuj devis forlasi lin, rapidante al la urbodoma akcepto. La temon li-rilatan tamen mi ne abandonas, nur interrompas. Posttagmezo: Palacio del Ayuntamiento, «kristala» salono. Simpatia ĉefurbestrino salutis nin, sub la fascinantaj lustroj. La ĉeestantojn, videble, kaptis ŝia afableco, min ĝi revis entute. Post la solenaĵo oficiala ŝi interŝanĝis salutvortojn kun ĉiuj kiuj alproksimis ŝin. Kun mi ete pli longe, ja mi «konfidencis» al ŝi, ke malgraŭ miaj interplektiĝoj, familiaj kaj geamikaj, kun Hispanio ekde mia junaĝo, /havinte hispanan edzon kaj havante duonhispanan filon/ neniam mi sukcesis trapasi la pirenean landlimon. Atinginte la emeritan aĝon, kiam oni jam apenaŭ kuraĝas esperi plenumiĝon de longtempe dorlotita sopiro, jen, la koincido de unu revo kun alia, UK kaj Hispanio, spronis miajn fortostreĉojn ĝis la plenumigo de miaj aspiroj. Tiam la ĉefurbestrino kreskigis mian feliĝon, donacante al mi grandan, belegan albumon, kun koloraj bildoj pri la superbaj urbopartoj de Valencio. Mirinda komenco de semajno, ĉu?

Marde, finfine, ni sukcesis enprogramigi la babiladon kun la hispana korespondamiko, ĉe blanka tablo. Li konigis al mi lokajn specialaĵojn kulinarajn kaj la bongustan trinkaĵon «horchata». La

Página 6 del original
Página 6 del original

disponebla tempo, logike, ne sufiĉis por priparoli multajn temojn, kiujn ni konsideris kiel komunajn.

Merkrede – kiel rapide! Jen ni ĉe la marbordo kun nia grupo. Ĉiuj ĝuas la karesajn, varmetajn ondojn de tiu majesta Mediteraneo. Mian dorson, male, fritadas la Suno, ja mi informas kanadan-hispanan interesiĝanton, plezure, hispane, pri la kongresaj okazintaĵoj. Li ja posedis ĝeneralajn nociojn pri Esperanto, pere de la edzino, kiu ĝuste decidis revigligi la kontaktojn interrompitajn kun nia lingvo. Sekve, li antaŭĝojis surprizi ŝin kun «Valencia Suno» kiun mi donis al li. Kelkaj submergiĝoj en la ondojn kaj adiaŭ plaĝo! Vespere kun la sama amikino ni ĝuas, ravitaj, la guston de ĉokolad-krema gurmandaĵo, kaj tiun de ŝaŭmanta limonado, kiu estis surpriza, aldona «afableco de la kelnero». Tiuj puraj, hejmecaj restoracioj, kun miriga gamo de oferto, ŝajnis esti luksaj, sed fakte estis de meza nivelo laŭ loka vidpunkto.

Ĵaŭde, nova hezitado: ĉu elekti teatran programon aŭ vesperan urborigardadon? Mi elektas la lastan, sekve mi promenadas kun la antaŭtaga konatulo en giganta botanika ĝardeno, kiun li nomas «Viveros». Mi admiras la murojn, arkojn kaj ĉiaspecajn geometriajn formojn, skulptitajn de plantoj, la dancantajn fontanojn, poste kelkajn arkitekturajn juvelojn de Valencio. La babilado kun renkontitaj italaj konatuloj, kongresanoj, entuziasmigas mian novan konatulon lerni Esperanton.

Vendredo – kia peno! Ĉu tagmanĝi aŭ aĉetadi? Ĉu eblus hejmeniri sen ajna donaco el Hispanio? Vi divenis, mi rezignis pri la tagmanĝo. Tiom pli, ĉar oni ne ĉiam havas la honoron esti akompanata de reĉidino! Ĉar tiu estis, en la rolo de dornrozulino, la ĉarma, japana dancistino, /profesorino/ instruistino de baleto, Mayumi Isikawa. Nu, kun ŝi ni trakuris, ĉiam hastite, la etaĝojn de la magazeno «Corte Inglés». Bonŝance ni estis speciale helpitaj de la vendistoj en ĉiuj sektoroj. Agrable surprizis min la scivolaj demandoj prikongresaj, priesperantaj. Kaj ne nur ĉi-tie. Manke de konvena informbroŝuro hispanlingva /!!!/ mi uzis la «magian» kongreslibron, ĉerpante el ĝi kontaktadreson. Dume la reĝidino afable, bonefike ridetis… Taksie ni devis rapidi poste al nia respektiva loĝloko, por ne malfrui al la tre atendita nacia vespero, la folklora festeno, laŭ la KL. Mia koro jam saltadis je la nura apero de la andaluzaj dancistoj, kun tiu eleganta pozo, severe pasia mieno, la unuaj gitarakordoj, la «perŝuaj frapoj», ĉio, kio kreas la neklarigeble fascinantan etoson de la «fenomeno flamenko»! Kaj tio estis nur la

Página 7 del original
Página 7 del original

komenco!

[BILDO p.7] Foto de la kongresa halo dum solena kunsido: plenplena partero da kongresanoj vidata de flanke, kun podio kaj afiŝo super la scenejo.

Malĝojo ekposedis min, subite. Mi alvenis al la sabata Solena Fermo. Korpremite mi elvokas la epizodojn de la disiĝo de malnovaj kaj novaj, ekŝatataj kunkongresanoj: rememorindaj gesamideanoj dumvivaj…

[BILDO p.7] Foto de du maljunaj viroj en kompletoj kun kravatoj; tiu maldekstre tenas paperojn en la manoj; malantaŭ ili aliaj ĉeestantoj.

Nu, koron supren! Sekvis ankoraŭ aliaj travivaĵoj ĝis la hejmen-alveno, kaj mi kunportis por surpaperigi certajn observojn. ĝis tiam mi permesas al mi parafrazi vortojn, legitajn en Valencia suno, Nº 3, p./3.:

¡Adiós! ¡Hasta la vista! Yo sí, que hablo español;- dank’ al Esperanto!

[REKLAMO p.7] Ronda emblemo kun stiligitaj koreaj figuroj kaj tamburetoj; laŭ la suba rando la surskribo «VIZITU KOREION 1994». Laŭ la supra rando kuras plia surskribo, [nelegebla].

ANTONIO MACHADO. (1875-1939).

KION MI PLEJ VOLADIS, JAM MIN DEŜIRIS. VIA VOLO SINJORO, KONTRAŬ LA MIA DISIĜIS. AŬSKULTU MIAN VOĈON KLAMANTA DENOVE. MIA KORO KUN MARO KUNIĜAS REFOJE.


JAM SENTAS MI MALJUNIĜANTE, ĈE LA GRANDEGA MEM-REFLEKTO KIEN MI FIERA RIGARDIS ANTAŬ-JARE, ESTI TIAM, HIDRARGO MIA ELEKTO.

DE MIA HEJMA SPEGULO EN LA FUNDO, NUN FATALA MANO LAŬPLEZURE, ESTAS RONĜANTA, ŜTELE, LA FIGURON KAJ ĈIO RESTAS TRAVIDEBLA OBSKURE.

Traduko de VALE. Valencio, septembro 1993

Página 8 del original
Página 8 del original

LA LASTAJ TAGOJ ANTAŬ LA KONGRESO

Kvankam mi ne estas spertulo pri organizado de kongresoj, mi pensas ke tiu de UEA estas la plej interesa kaj laboriga en la esperanto tendaro. Sendi monon estas grave, sed pli estas la entuziasmo. Sen entuziasmo, mi povas aserti, ke neniu Universala Kongreso okazus, kaj tion mi fakte konstatis dum mia restado en Valencio.

Kiam mi alvenis, dudek tagojn antaŭ la malfermo de la Kongreso, ĉiuj kongresaj laboroj disvolviĝadis kun relativa trankvileco. «Ankoraŭ mankas kelkaj tagoj»… oni diris. Sed kiel averto je mia alveno oni decidis ĉiutage vespere kunveni en la sekretariejo de la loka Esperanto-Grupo.

Sub gvido de la ĉefa respondeculo, Augusto Casquero, ĉiun vesperon alvenis al la sidejo la ceteraj kunlaborantoj. Ĉiu havis sian konkretan taskon. Estis emocie vidi, kiel ĉiu elmontris la ŝancon en siaj demarŝoj. Ofte Sempere triunfe anoncis al la kolegoj: «senpaga kamioneto por la transportado»; granda rabato en tiu aŭ alia afero koncerne la kongreson. Juan Antonio ankaŭ klarigis siajn atingojn: «ni ne bezonos tiom da telefonoj». Kaj same multaj aliuloj: s-ro Miquel, Pont, Peris… Ridetoj aperis en ĉiuj buŝoj (ankaŭ en la mia). Kaj entuziasmo regis inter ĉiuj.

La inaŭgura tago alproksimiĝis, kaj ankoraŭ restis farendaj grandaj laboroj. Sed fido neniam mankis. En ĉiu vespero, la alveno de komitatano Añó, eble havis specialan rolon, ĉar spertulo pri komputiloj, helpata de junulo, Pako Ventura, estis la celo de la aliaj kunlaborantoj… «Mi deziras ke vi komputeru ĉi tiun tekston», «mi deziras afiŝon», «oni devas refari alian tekston, ĉar en ĝi troviĝas grava eraro», aldonis alia. «faru desegnon por tiu programero», postulis alia… Kaj la ridetanta Añó, la sekvontan tagon, alportis ĉiujn tekstojn menditaj. Kompreneble tuj aperis aliaj novaj «postuloj» de la laborantaj komitatanoj, kaj la tagoj «flugis», la inaŭgura tago alproksimiĝis… Sed restis ankoraŭ gravaj tekstoj farendaj kaj eĉ urĝaj.

[BILDO p.8] Foto de homgrupo en la strato: virino kun blanka ĉapelo dividas ion inter la ĉirkaŭstarantoj, kiuj tenas paperojn kaj sakojn. Apudskribo: «Dankon Mikaelino pro viaj karameloj»

Nepre mi devas mencii la klopodojn de la simpatia Añó por la Infana Kongreseto. Iam li alvenis dirante: «oni donacos rizon kaj grandan kesto da ovojn… 30 dekduonoj, por niaj infanoj, ĉu tamen karamelojn?, diris sinjorino Mikaelino». Eble nenia rilato estas inter Esperanto kaj la rizo kaj la karameloj. Eble eĉ ne granda ĝi estas, sed tio ĉi signifas la entuziasmon kaj sindonecon por ke la kongreso sukcesu. Kaj oni ne devas forgesi, ke la sukceso de la Kongreso, mi

Página 9 del original
Página 9 del original

kuraĝus diri de ĉiu kongreso, baziĝas sur tiuj sensignifaj detaletoj.

Nu, mi ne scias kion diri pri la juna kaj simpatia Manuel Gargallo; ankoraŭ mi miras kiel li povis organizi tiujn du gravajn taskojn, nome la loĝadon kaj la ekskursojn. Li devis klarigi ĉion al mi, ĉar lia sperto estis kvazaŭ «akvo kiu jam transpasis muelejon». Ĉiutage por li estis la sama koncerto… novaj petoj por loĝado, novaj aliĝoj al ekskursoj aŭ male, oni ricevis malmendojn.

Sed la plej bela muziko okazis ĉiutage vespere: «mankas tio, mankas alio»… «sed ĉi tio jam estas solvita, pri tio mi okupiĝis»… Atingi ion senpage estis la celo de ĉiuj. Kaj se tio ne eblas, ĝui almenaŭ la plej grandan rabaton aŭ atingi malaltan prezon, estis signo de triumfo kaj tiusence ĝi estis festata. Kaj nun mi starigas demandon al tiuj sensalajraj laboristoj de la Kongresa Komitato: Ĉu vi ankaŭ estus pretaj fari la samon por vi, aŭ por viaj hejmoj? Preskaŭ sen timo al eraro, mi jam konas la repondon: NE!

Kaj meze de ĉi tiu «organizita ĥaoso» troviĝis la ĉefa rolanto kaj respondeculo: Augusto Casquero. Ĉiutage li alvenis al la grupa sidejo, kun plenplena paperujo. Iuj el tiuj paperoj bezonis urĝan solvon, kaj li devis cerbumi al kiu «ŝarĝi» tiun taskon. Sed kio vere turmentis lin estis la faksoj, tiu moderna sistemo de komunikado, kiuj inundis lian hejmon. Alvenadis faksoj kaj pliaj faksoj, iuj el ili, necese tion diri, kun simplaj bagatelaĵoj. Aliaj faksoj estis urĝaj kaj tre gravaj. Kaj por li restis la peniga laboro, kontakti la koncernajn oficialajn instancojn aŭ instituciojn. Alvoki al tiu aŭ al alia ambasadoro, por atingi vizojn por poloj, bulgaroj, latvoj… Taskoj, kiuj jam ne dependis de li aŭ de aliaj komitatanoj sed de la plej diversaj altranguloj, antaŭ kiuj protestoj… aŭ rabatoj… ne eblas. Lia laboro ne temis pri kelkaj miloj da pesetoj, eĉ se tio estas grave, sed pri la iluzio kaj esperanta fervoro de esperantistoj, kiuj pro diversaj kialoj ne povis normale atingi Hispanujon.

Tamen, meze de tiu laboriga etoso, ĉiam regis bona humoro kaj ne mankis tempo por spritaĵoj. En ĉi tiu rondo de bonhumoraj esperantistoj, troviĝis sinjorino, kiu havis la virton ellasi sian gajecon al ceteraj kunĉeestantoj; ŝi estis s-ino Mikaela, eterna lernantino de Esperanto, kaj por ŝin paroligi – iu el la rondeto – havis la ideon prezenti la aŭtoron de ĉi tiu artikolo kiel s-ron Boris el Bulgarujo, kaj jen subite, kaj sen pagi ion, mi havis kaj havas kroman nomon – s-ro Boris -. Malgraŭ tio, ke mi fariĝis vulgara bulgaro por paroligi en Esperanto al s-ino Mikaela, ŝajnas al mi ke ni ne sukcesis tiucele.

[BILDO p.9] Foto de grupo da viroj ekstere, en someraj blankaj ĉemizoj, unu el ili kun kongresa nomŝildo. Apudskribo: «Tre bona laboro, sinjoro Boris!»

Página 10 del original
Página 10 del original

[BILDO p.10] Foto de valencia placo kun historiaj konstruaĵoj: kupolo kaj sonorilturo, kun arboj kaj homoj sur la placo.

Mi ne scias kiuj organizas la UEA-kongresojn en aliaj landoj. Sed pri io mi estas certa: la Valencia kongreso estis organizita (eĉ se la kapo de la «monstro» en la persono de Nikola troviĝis en Rotterdamo) de simplaj kaj ordinaraj homoj, sed ja eksterordinaraj en siaj celoj kaj en sia digno okazigi kongreson, kiel eble plej bone. Ne estis en la Loka Kongresa Komitato altranguloj, por kiuj la pordoj, en kiu ajn oficiala institucio estis malfermitaj. Ne, la L.K.K. devis frapi timeme, sed kun espero kaj entuziasmo, ĉiun oficialan pordon. Ne ĉiam estis sukceso, mi tion jam scias. Ili ne povis prezenti altrangajn titolojn, kiuj favorintus iliajn petojn.

Do, la organizado de la 78-a UEA-Kongreso okazinta en Valencio, enhavas duoblan sukceson, eĉ se tio ne konas la plej granda parto de la kongresanaro. Kiel oni diras en Hispanujo: «ili havis nenion, nek en la manoj nek en la poŝoj», sed la Kongreso estis sukcese kaj bone organizita.

Miaflanke dankas al L.K.K. kaj al K.K.S., kiuj permesis al mi ilin helpi.

DANKON!

S-ro Boris Sabadell 22-8-1993

KONGRESA STATISTIKO

1.- Aliĝintoj UK: 1.863, 65 landoj. Infana Kongreseto: 56, 46 geinfanoj, 10 helpantoj kaj organizantoj, 14 landoj. Konferenco de ILEI: 50, 16 landoj.

2.- Programeroj: Ĉirkaŭ 200.

3.- Ekskursoj: 6 tuttagaj; 5 malsamaj duontagaj; 2 vesperaj.

4.- Antaŭkongreso: Barcelono, 130 partoprenantoj. Postkongresoj: Madrido, 33; Andaluzio, 56.

5.- Hoteloj uzataj pere de la organizantoj: 6. Universitataj hoteloj: 5. Amasloĝejo: 1, loko por 230 homoj, praktike senpage, donace de la loka asocio.

6.- Materialo produktita:

* Unua bulteno; Dua Bulteno; Kongreslibro.

* Kongresaj glumarkoj.

* Libro «Ausias March»: 1.000, subvenciita de la regiona registaro.

* 1.000 kongresaj afiŝoj, donaco de loka turisma oficejo.

* 3.000 kolektoj de kongresaj bildkartoj.

* Kongresa kuriero «Valencia Suno»: 6 numeroj.

* Urbomapoj esperantaj: 5.000. Donaco de urbodomo.

* Kongresaj dokumentujoj: 2.500, donaco de INALTEL.

* Kongresaj sakoj: 2.500, donaco de «El Corte Inglés».

* Ventumiloj: 1.800. Donaco de

Página 11 del original
Página 11 del original

Cheste kaj Valencia E-o Grupo.

* Infana Kongreslibreto.

* Oficiala videofilmo de UK.

* Lignaj kuleroj kun logotipo: 2.000. Donaco.

* Libreto «Florbatalo». Donaco de la urbodomo.

* Programo teatro «La Vaguloj».

* Kongresa Kantareto. Donaco de Juan Carlos Ruiz.

* Libro «Kiel fidela hund’»: 3.000. Donaco de Sergio Negre.

* Broŝuro «Tri tutmondaj proponoj»: 3.000. Donaco de Jesús Raposo.

* Junulara Programo.

* Libreto «Ekumena Liturgio de la Vorto»: 1.000. Donaco de la loka asocio.

* Invitiloj por «Florbatalo»: 500. Donaco de la urbodomo.

* QSL de la radioamatoroj: Sukcesis 2.000 kontaktoj.

* T-Ĉemizoj: 100, por la infana kongreseto. Donaco Grupo E-o de Valencia.

* Kaskedoj: 100, donaco de Grupo E-o de Valencia al la infana kongreseto.

* Filatelaĵoj: Kovertoj kaj poŝtkartoj.

* Broŝuro «Datos acerca del movimiento esperantista»: Madrida Esperanto Liceo.

* Libro «Historia del Esperanto en Madrid»: Madrida Esperanto Liceo.

* Kongresaj Cirkuleroj de la Gazetara Servo: 3.

* Kongresaj stratafiŝegoj: 5. Du donacoj de la urbodomo. Unu estis por la Infana Kongreseto.

* Krom tio, interalie, aliĝiloj, mendiloj, nomŝildoj, kongreskartoj, rendevuaj kartoj, menuoj, konfirmiloj, enirbiletoj por teatro, ekskursoj, bankedo, ktp.

* Diversaj oficialaj instancoj kaj komercaj entreprenoj donacis produktaĵojn, Kas Oranĝ-sukon Pepsi-Kola, Choleck, especiala ventumilo pere de oficiala anagramo, Bimbo, ĉefe por la Infana Kongreseto.

7- Lokaj kunlaborantoj: Inter LKK kaj aliaj seriozaj helpantoj, pli ol 40 homoj.

[REKLAMO p.11] Enkadrigita reprodukto de librokovrilo: ronda portreto (malhela silueto de vira kapo) super la teksto «AUSIAS MARCH / Amkantoj / Cants d’amor / 60 poemoj / 60 poemes»; ĉe la malsupra rando de la kovrilo eta emblemo kun surskribo, [nelegebla]. Apudskribo: «150 paĝoj – prezo 1.000 ptoj. Aĉetebla ĉe Libroservo de Valencio E-o Grupo.»

Página 12 del original
Página 12 del original

78-A U.K. DE ESPERANTO.VALENCIO.

PERSONA RESUMO

Valencio situas oriente de Hispanio, apud la maro. La urbo havas preskaŭ 800.000 loĝantojn, kaj estas ĉirkaŭita de oranĝarboj, kies blankaj floroj disvastigas dum somero mildan kaj dolĉan parfumon.

[BILDO p.12] Foto de granda homgrupo interne de salono, sub lumigita plafono.

En tiu ĉi kadro okazis ĉi jare, 1993, la 78-a U.K. de Esperanto.

La preparado de la kongreso estis longa kaj peza, sed fruktodona. La prezidanto de LKK, s-ro Augusto Casquero, jam de longe spertis pri kongresoj, ĉar en la lastaj 15 jaroj li organizis tri naciajn kongresojn: du en Madrido (1980 kaj 1987), kaj unu en Valencio (1988). S-ro Casquero vojaĝis al la du antaŭaj U.K.-j por propagandi tiun ĉi de Valencio, por ricevi ideojn, kontakti kun UEA, kaj ĉefe por studi kiajn programerojn plej ŝatis la kongresanoj, kaj kiujn erarojn oni devus eviti. En la lasta, en Vieno, ankaŭ vojaĝis la Skabeno pri Kulturo de la Valencia Urbestraro, kiu transprenis por Valencio la Kongresan Flagon. Ankaŭ ĉeestis la hispana ambasadoro en Aŭstrio. Krom multaj oficialaj instancoj, ankaŭ multaj komercaj firmaoj helpis pere de materialoj kaj servoj. Koncize, estis atingitaj senpage la kongresejo, kiu estis la luksega Palaco de Muziko kaj Kongresoj; koncertoj de la Simfonia Valencia Orkestro, unu el la plej prestiĝaj el Hispanio; de la Valencia Blovorkestro; 1.000 tutkoloraj kongresaj afiŝoj; 2.500 dokumentujoj; 2.500 kongresaj sakoj. Entute la materialoj kaj servoj senpage atingitaj por la UK valoris ĉirkaŭ 150.000 usonaj dolaroj (dudek milionoj da pesetoj). Ĉio por favori al la gekongresanoj, ĉar per tiom da helpoj la kongreskotizo povintus esti malpli alta.

Bedaŭrinde la Centra Oficejo de UEA ne korespondis al la entuziasmo de la valencia LKK, kaj tiom altigis la kongreskotizon, ke duoniĝis la antaŭvidita nombro de eblaj partoprenantoj, kaj malfaciligis la alvenon, interalie, de orienteŭropanoj, kiuj tradicie amase ĉeestas la

[BILDO p.12] Foto de amaso da homoj en salono, kun kelkaj personoj starantaj antaŭe.

Página 13 del original
Página 13 del original

esperantajn kongresojn. La fina nombro de aliĝintoj estis ĉirkaŭ du mil.

Ĉiu okaze, kaj parolante pri la kongreso mem kaj ĝia rezulto, ni ne dubas aserti ke ĝi estis grandega sukceso, kaj ke ĝi povus esti resumita per tri vortoj:

ETOSO – DISKONIGO – PROFESIECO

1.- Rilate al ETOSO kontribuis al tio la unika sperto transformi la Interkonan Vesperon, ĝenerale enuiga kaj sen aktivaĵoj, en bonveniga festo ĉe la strando, kun regalo al kongresanoj de giganta paeljo,

[BILDO p.13] Foto de gigantega paelo kuirata sub tendo, kun homoj ĉirkaŭe kaj lumoj en la fono.

tipa manĝaĵo de Valencio, tutmonde konata, kun ankaŭ senpaga sangría, tipa trinkaĵo, kaj lignaj kuleroj kun la logotipo de la UK. Ankaŭ kontribuis la ĉeesto de multaj gejunuloj, kiuj konstante vigligis la atmosferon; la mirinda vetero de tiu mediteranea urbo, kaj la partoprenema sinteno de multaj esperantistoj, kiuj jam je du tagoj antaŭaj al la malfermo de la kongreso, sinoferis por prepari la dokumentaron kaj por multaj aliaj laboroj.

2.- Rilate al DISKONIGO, preskaŭ unu jaro antaŭ la kongreso, s-ro Gian Carlo Fighiera, el Italio, Prezidanto de la eldonejo HEROLDO, skizis planon por funkciigi la GAZETARAN SERVON, antaŭ, dum, kaj post la kongreso, kun realisma buĝeto, malfeliĉe duonigita de UEA. Oni atingis grandan sukceson en Gazetaraj Konferencoj de Madrido kaj Valencio,

[BILDO p.13] Foto de tri viroj ĉe tablo dum gazetara konferenco, kun paperoj antaŭ si.

kaj tio interesis multajn regionajn, naciajn kaj eĉ internaciajn amaskomunikilojn, kiel Antena 3 T.V., Diario 16, EFE, Cadena SER, Cadena COPE, Levante, Las Provincias, kaj informagentejoj de 8 landoj. La ĵusa aprobo en Oficiala Kunveno de la Ministroj de la Hispana Registaro pri la deklaro de Hispana Esperanto Federacio (HEF), kiel «ASOCIO KUN PUBLIKA UTILECO», la plej grava oficiala agnosko de E-o en Hispanio, tuj post la fino de la kongreso, certe ŝuldiĝas en granda parto, al la amasa

Página 14 del original
Página 14 del original

komunikado pere de la Kongresa Gazetara Servo. Al tio forte kontribuis la helpo de la madridaj esperantistoj, de Hispana Esperanto Federacio, kaj de la profesia ĵurnalisto Stefan Maul, el Germanujo. Por la kongresanoj funkciis perfekte la redaktado de Kongresa Kuriero, kies respondeco prenis du junuloj, respektive el Portugalio kaj Hispanio (Antonio Martins kaj Marcos Cruz). Aparte ILERA, Internacia Ligo de Esperantistaj Radioamatoroj, diskonigis la UK-n al pli ol du mil kontaktojn de la tuta mondo.

[BILDO p.14] Foto de solenaĵo: virino ĉe pupitro kun mikrofono, apud ŝi tri viroj en kompletoj, kun granda planto en la fono.

3.- Rilate al PROFESIECO, ni diru ke la planado de la helpa reto, ĉefe bazita sur valenciaj esperantistoj, kaj kunordigita de la LKK, estis bona; ke la kongreso funkciis altnivele; ke la ekzisto de du samtempaj kongresejoj ne malfaciligis la fluan marŝon de la programeroj; kaj dank’ al la granda peno kaj entuziasmo de la fakaj asocioj, en kunlaboro kun la LKK, tiu ĉi UK povis esti deklarita «Kongreso de kongresoj»: fervojistoj, filatelistoj, kuracistoj, katolikoj, komercistoj, sciencistoj, ĵurnalistoj,… trovis forumon por kunsidi kaj disvastigi iliajn ideojn.

[BILDO p.14] Foto de amaso da kongresanoj en la halo de la kongresejo, multaj kun kongresaj sakoj kaj paperoj en la manoj.

Apartan mencion meritas la INTERNACIA INFANA KONGRE-SETO, gvidata de Christopher Fettes kaj Helen Fantom, vere majstre, kun la helpo de José Añó kaj Mónica Cruz, kiu vekis la atenton de la amaskomunikiloj. Ĝi funkciis samtempe kun la UK, en Alborache, montara vilaĝo, 60 kmjn. for de Valencio. La 46 geinfanoj de ĉiuj rasoj kaj kontinentoj travivis unikan sperton de internacia kunvivado kaj interŝanĝo de kulturoj. Ili ricevis amason da donacoj, kaj estis akceptitaj, interalie, de la urbestraroj de Cheste kaj Buñol.

[BILDO p.14] Grupa foto de la partoprenantoj de la Infana Kongreseto: multaj infanoj kaj kelkaj plenkreskuloj starantaj kaj sidantaj malantaŭ granda blanka standardo kun surskribo, [nelegebla].

Página 15 del original
Página 15 del original

Alia interesega faka kongreso estis tiu de ILEI( Internacia Ligo de Esperantaj Instruistoj), kiu komenciĝis tuj post la fino de la UK. ĉiaj aktivaĵoj, konsistantaj el altnivelaj diskutoj kaj prelegoj pri la instruista mondo kaj la rilato kun E-o, estis kunordigita de Stefan MacGill kaj Duncan Charters, respektive antaŭa kaj nova prezidantoj de ILEI.

[BILDO p.15] Foto de granda salono kun podio: sur la scenejo staras amasa grupo da homoj en du vicoj (ŝajne koruso kaj orkestro), kun direktanto meze; super la scenejo pendas blanka rubando kun granda surskribo, el kiu legiĝas nur «78ª» kaj kelkaj [nelegebla] literoj.

Aparte ni substreku la INTERNACIAN KONGRESAN UNIVERSITATON (IKU), kunordigita de Dr-ino M.R. Urueña: estis prezentataj, je universitata nivelo, sciencaj studoj pri diversaj temoj: Kemio; Astronomio; Novaj strukturoj por universitatoj; Novaj instrumetodoj; Hispana Literaturo; García Lorca; ktp…

[BILDO p.15] Foto de teatra scenejo vidita de la balkono: sur malhela fono pendas granda flago kun kvinpinta stelo, kaj sub ĝi blanka rubando kun [nelegebla] surskribo; sur la scenejo dancas kaj staras folkloraj grupoj en tradiciaj kostumoj.

El la ARTA PROGRAMO elstaris la impona Nacia Vespero, kun partopreno de la Blovorkestro de Valencio, kaj folkloraj grupoj de tri diversaj hispanaj regionoj; la tutmonda premiero de Kantato en Esperanto, fare de la muzikisto Pedro Vilarroig, kaj la poeto Miguel Fernández, ludata de la esperanta koruso «Verda Stelo» de Madrido, akompanata de la Simfonia Orkestro de Valencio; la satirika kabaredo «Fraŭlino Barlaston»; la deklamado de la «Vivo kaj verkaro» de García Lorca, fare

[BILDO p.15] Larĝa foto tra la tuta suba parto de la paĝo: kolonhava konstruaĵo (subĉiela portiko kun rekta arkitravo) kun palmoj flanke, kaj antaŭ ĝi densa amaso da homoj. Sen apudskribo; la foto estas fortranĉita ĉe la malsupra rando de la paĝo.

Página 16 del original
Página 16 del original

de la poeto Miguel Fernández; kaj la monologa dramo de la kuba aktorino Georgina Almanza.

Pri distraj aranĝoj, ni diru ke la gekongresanoj amase partoprenis en diversaj ekskursoj, tuttagaj kaj duontagaj, kaj ankaŭ multe plaĉis al ĉiuj la bankedo kaj balo en la Palaco Xuquer.

Memorinda afero por la ĉeestanto estis sendube la «Florbatalo»: tipa valencia festo konsistanta el simpatiaĵetado de freŝaj floroj inter la publiko kaj diversaj folkloraj grupoj de valencianoj tipe vestitaj sur platform-ĉaroj, kiuj rivalas pri beleco, bunto kaj ornamo.

Speciale sukcesa por hispanoj estis la rezulto de la «Belartaj konkursoj» de UEA, ĉar preskaŭ ĉiu grava premio estis gajnita de la nova generacio de aŭtoroj (naskitaj sub la klera ombro de F.de Diego), nomata «Ibere Libere». Du el ties aŭtoroj, Miguel Fernández kaj Jorge Camacho (ĝi lasta, la plej juna akademiano) plukolektis plurajn rekonojn kaj menciojn.

Kaj por fini ĉi tiun rapidan kaj personan opinion pri la UK, aldonu ni ke ankaŭ multe plaĉis al la kongresanoj la oficialaj «Antaŭkongreso en Barcelona», gvidata de Salvador Aragay, kun la helpo de la katalunaj esperantistoj, «Postkongreso en Madrido», gvidata de Ana Manero kun helpo de madridanoj, dum kiu la partoprenantoj ricevis en Madrida Esperanto Liceo ĉarman bonvenon de

[BILDO p.16] Foto de du viroj starantaj flank-al-flanke, ambaŭ en kostumo kaj kravato; tiu maldekstre portas helan kravaton kaj sur la brusto etan blankan ŝildeton; antaŭ ili videblas tablo kovrita per blanka tuko, kaj malantaŭe pluraj aliaj homoj. Sen apudskribo.

la Lokaj esperantistoj kiuj preparis por ili gustumadon de ĉampano kun etikedo «Esperanto», kaj aŭd-vidan prelegon pri «Madrido tra la jarcentoj», fare de Juan Carlos Ruiz. Poste sinjorino Puhova kaj sinjoro Bronstein ludis rusajn kantojn, kaj s-ino Ĉokola prezentis spektaklon de «Tradicia magio» el Japanio. Por fini, ĉiuj ĉeestantoj kune kantis popularajn esperantigitajn hispanajn kanzonojn; kaj «Postkongreso en Andaluzio», gvidata de Marcos Cruz.

Juan Carlos Ruiz Sierra LKK pri Programo, 78-a UK VALENCIO 1993

Página 17 del original
Página 17 del original

LA LKK PLENE SUKCESAS ĈE LA PASINTA UK DE VALENCIO

Dum unu semajno, preskaŭ du mil personoj elvenantaj de sesdek kvin landoj, kune kunvivis kaj partoprenis en tre malsamaj kaj klerigaj aferoj, tute senzorge por la reciproka interkomprenado, dank’al la granda miraklo kiu estas E-o.

Por ni, valenciaj esperantistoj, ĉiam rezultis kompleze, fortige kaj viglige konstati la bonegan korinklinon kaj pretecon al E-o, montritaj ne nur de la valencia gento, sed ankaŭ de ĉiaj aŭtoritatoj, kiuj ĉiam volontege kaj tutplene faciligis kaj apogis la fluan evoluadon de tiu okazaĵo.

Kio de komence aspektis kvazaŭ babel-turo, tion ni ĉiutempe trapasis en bona harmonio ĝis punkto ke nia Valencia Universala Kongreso restos en la historio de E-o kiel vera modelo de kongresoj. Post tiu evento, multaj esperantistoj kunportos sendube al siaj landoj la plej belan kaj ĉarman bildon de Valencio kaj Hispanio.

Estas do, devige agnoski la grandan meriton kaj strebojn de la valenciaj samideanoj, grandskale apogitaj de amikoj madridanoj eĉ de esperantistoj de la tuta Hispanio, ĉiuj kaj ĉiam kunordigitaj de nia ĉefrolanto Augusto Casquero kies organizaj kvalitoj tiom senkaŝe kaj abunde elfloris dum tiu memorinda okazaĵo.

Multaj el ni, efektive, ĝuis unuafoje la grandan oportunecon kiu estas kunvivi en Universala Kongreso de Esperanto, koni persone la altrangajn aŭtoritatojn de nia Movado, aŭdi oratorajn spertulojn en iliaj belaj kaj fluaj paroladoj, kaj plene mergi sin en la tipan spiriton de l’ esperantismo.

Kaj post la kongreso, kiujn konkludojn ni povas eltiri de tiu memorinda kaj ne ripetebla okazaĵo? Ĉu restos inter ni kiel pozitiva valoro aŭ ne, dependas ekskluzive de ni mem. Eble la plej grava leciono kiun ni devus ĉerpi post la deviga entuziasmo, energio kaj kuraĝo, devenantaj de la pasinta travivado, povas esti la promeso antaŭ ni mem, lerni bonege la lingvon, «kies facileco estas slogano nur relative ĝusta»; ĉar E-o estas belega entrepreno, nur kiam ni povas per ĝi paroli bildriĉe, flue kaj sentoplene.

Sed, atentu! neniam unuope aŭ izolite konsiderata persono lernis ian lingvon! Estas necese organizi novajn kursojn en kiuj, ni ĉiuj kune, tiel meze kiel altlernejanoj povos kunveni, praktiki kaj pritrakti la ĉefajn problemojn de nia lingvo.

Página 18 del original
Página 18 del original

Mi deĵoris en la halo…

Mi deĵoris en la halo de la kongresejo. Ĉu varma? Ne, nur varmeta… Mi estas laca… post du horoj da laboro pro disdonado de dokumentoj… mi foriras…por preni kafon…

* – Johano!! Bonvolu! Ĉe la pordo de la salono Albert vi trovos S-inon Eva Bojaĝieva, ŝi bezonos projekciilon por sia prelego; diru ŝin, ke je la kvara vespere ĝi jam estos preta. Mi imagis la lokon, sed ne la S-inon, kia ŝi estas? Laŭ la plano de mia kongreslibro, mi devas trapasi la halon kaj malsupreniri ĝis la saloneto. Ĉu mi povos iri rekte? Tiom da personoj ne faciligos al mi la trairon…

* – S-ro lokokano. Permesu unu demandon.Ĉu vi scias kie estas la gazetara servo? Mi estas sendependa ĵurnalisto kaj volas… J.- Venu,mi akompanos vin…vidu tien, malsupren…

* – Johano, kelkaj kuracistoj volas viziti la hospitalon. Ĉu vi povas organizi tion? ( Permeson de la hospitalestro… nombron da medicinistoj… taksioj…)

* -Pardonu min. Mi kunportas mikrofonon, kien, kiun? J.- Atendu iomete.- Mi iras por anonci per lautparoliloj… «S-ro Pérez Sempere, venu al la informejo… S-ro Pérez Sempere, venu al la …. Mi jam povas iri al la salono Albert por… Sed Milojevich venas. Ĉu eble li vidis min? Mi embuskos! M.- Johano, bonvolu! J.- Ho! Fakte li vidis min! Mi estas kaptita.

M.- Johano, jen, nur ducent bildkartoj. Kelkaj por Eŭropa Komunumo, aliaj por ne Eŭropa Komunumo, kvanto da ili por Azio, Ameriko aŭ Afriko. Bonvolu afranki ilin laŭlande. Uzu la kongresan stampilon. Bedaŭrinde la filatelisto jam foriris, tial mi petas vin… J.- Ĉu?

* – S-ro lokokano! – (aŭtomate mi kaŝis mian ŝildon per mia dekstra mano, tute vane)- Kie situas la Kongresa Kuriero? Mi havas informon por publikigi.

J.- Vidu la ŝtuparon, malsupreniru … Mi forgesis kien mi devas iri… Ha! jes, al la salono Albert. Sed al kiu mi devos paroli?

* – S-ro. Mi bezonas kuraciston. Ĉu vi konas iun? J.- Momente ne, sed mi klopodos… Mi promenis tra la halo por atingi mian unuan celon, sed mi ne rememoras…Kien?

* – S-ro Johano, telefonas al vi de la entrepeno kiu ludonis al vi la meblojn por la teatro.. Mi iris al la telefono. J.- Diru! Kio okazas?…. Ĉu vi ne komprenas min?…Ĉu vere mi parolis en esperanto?… Ho! Pardonu… Mi apenaŭ scias jam, per kiu lingvo mi parolas….. Post klarigi al la entreprenisto lian problemon, mi trafis – hazarde aŭ mirakle, mi ne povus precizigi – kontraŭ amikino flegistino. J.- Permesu. Tiu sinjorino kiu staras tie, apud la informejo, petas helpon de kuracisto. Ĉu vi povus flegi ŝin? J.- S-ino, valencia flegistino vartos vin… Ili interparolis, la sveda sinjorino kaj la hispana flegistino. Mi daŭrigos mian vojon… sed…kien?….

Página 19 del original
Página 19 del original

Ĉu mi forgesis denove kien mi iras?..Ha!,al la salono Albert por paroli al la S-ino Eva Bojaĝieva. Eble ŝi jam foriris…

* – Pardonu. Mi konstatas ke vi estas valenciano. Diru. Kie mi povas aĝeti la libron «La buena tierra» de Pearl S.Buck en hispanlingva traduko? J.- Prenu la mapon, mi signalos kelkajn librovendejojn, kie vi certe povos aĉeti…

* – S-ro Johano al la informejo!.S-ro Johano al la informejo!- (Mi aŭdas per lautparolilo.) Mi retroiras parton de mia rekta, sed ne jam tiel rekta vojo al…. kiu parto?. En la informejo iu atendas min.

* – S-ro Johano, mi volas danki vian helpon. Mi skribis al vi petante lernejon pri flamenko por mia edzino kaj filino. Vi oportune respondis kaj solvis mian peton. Mi nur volas danki tion al vi. J.- Ho! Mi tre ĝojas ke tiu tikla problemo estas solvita, ĉar okazas ke…

* – Pardonu, ĉu vi estas valenciano? Jes? Helpu min. ŝtelistoj forprenis miajn dokumentojn, monon kaj kreditkarton. Ĉu vi povos telefoni al la polico? Mi ja iros tien sed ne scias adreson, ne havas tradukanton. J.- Ho!. Fraŭlino flegistino. Kio okazis al la malbonfarta sinjorino?

* – Ŝi mallaksas. Mi akompanis ŝin al la apoteko por aĉeti supozitoriojn… Finfine mi sentas jam min libera. Mi jam povas iri al mia unua rendevuo. Sed kien?…Terura afero… Mi eksidas. Certe mi ja ne scias ĉu laboras aŭ turniĝas! Sed nun, mi estas trankvila dum… almenaŭ…

* – Ho Sinjoro Johano, mi serĉis vin por…

J.- Alia homo! Kiu li estos?

* – Mi estas ĉeĥo. Vi skribis al mi informante pri malmultekosta loĝejo. Mi estas ege dankema al vi. Prenu! Mi kunportis donaceton por vi…. Efektive. Dum la antaŭkongrsa jaro, mi skribis amason da leteroj. Ili sendube trapasis vent-roze Esperantujon sed… kiu ĉeĥo tiu estos? J.- Ne preokupiĝu amiko – mi diris- mi respondis ĉiujn leterojn de…

* – Johano, Johano, bonvolu, aŭskulti min! Vidu! La kongresaj dokumentujoj finiĝis. Ni bezonas pli, kun kongreslibron,la libron de Negre, mapon,… Kion fari? Grava problemo! Mi malsupreniris por eniri en la oficejon de la LKK… Ho! La pordo fermita! Mi serĉis, demandis, petis,kaj finfine… mi atingis ŝlosilon.

* – Johano! Esperantistoj kun kongresa kvitanco petas dokumentojn. Kion diri? J.- Diru…. (mi prononcis fivorton)… pardonu, mi solvos tion. Post enirado en la ĉambreton, mi vidis plenplenan skatolon da dokumentojn…alian pri urbomapoj…kongreslibroj.. mi bezonas helpanton. En la halo, plenplena da esperantistoj, mi certe trovos helpantojn. Apud mi kelkaj junulinoj…

J.- Bonvolu. Ĉu vi povos helpi al mi dum unu horo?

* – ¡¡?? J.- Mi komprenas. Vi ne povas.

  • …. …. J.- Pont! Amiko Pont! Vidu mian problemon!

Página 20 del original
Página 20 del original

* – Ne preokupiĝu. Serĉu aliajn dum mi organizas la materialon!

* – Johano, multaj kongresanoj atendas dokumentojn. Ili protestas ĉar jam volas iri al sia hotelo! Mi brakumis multe da plenaj dokumentujoj, sed survoje kelkaj falis. Sindonema esperantisto vidis mian penon kaj iris post mi prenante la falintajn dokumentujojn, kiujn mi perdis. J.- Dankon, dankon. Mi ŝvitas, mia nastuko jam elgutas… mi multfoje supreniris kaj reinfreniris…

* – Johano! Kion fari? Ĉu mi foriros hejmen?

* – Johano, Prenu! J.- Ĉu estas donaco por mi?

* – Momente ne. Multaj leteroj venis por kongresanoj. Ĉu vi povos disdoni ilin? J.- Ĉu? Unu letero de Koreujo. Alia por finlandano, kelkaj por francoj, svedoj, italo… sed mi konas neniun… Unu post alia mi serĉis en la kongresa libro, notis la numeron sur la koverton. Post unu horo da serĉado, mi alpoksimigis al la rendevua tabulo. J.- Vidu, prenu noton sur la tabulo por tiaj korespondantoj.

* – Bone, bone. Vi estas serioza. Ĉu vi estas ĉenata? J.- Ne. Mi estas ege amuzita. Kion vi opinias? Finfine mi estas libera. Mi iros por paroli al

* – S-ro. valenciano. Pardonu. Mi perdis gravajn dokumentojn pri historio de E-o en Kubo. Se hazarde venos al viaj manoj, sendu al tiu adreso.Zorgu, ĉar tiaj dokumentoj estas originalaj kaj por ni, kubanoj, estas treege interesaj. J.- Ne preokupiĝu. Mi klopodos solvi ĉion se eblos.

* – Johano. Ĉu vi povos ĉiĉeroni ekskurson tra la Albufera? J.- Ne! Ne! Tute ne! Manolo. Mi volas dormi! Finfine mi trafis la salonon Albert kaj S-ino Eva Bojaĝieva. J.- Mi serĉadas vin por iu mendo, eble pri retroprojektilo.

* – Ĉu vere? Mi jam utiligis; iu delasis ĝin plankangule kaj mi prenis ĝin por prelegi. Mi ĵus finis kaj jam foriras. Dankon. J.- Ve! Tondroj kaj fulmotondroj!, Viperojn kaj vespojn por vi, kiu komisiis al mi tiun mendon! Sed… kiu mendis min? J.- Ho, mi iros al la psikiatriko ĉar mi ne… Sekvontage, en la «Kongresa Kuriero», aperis anoncon:

Hieraŭ vespere, tute surprize kaj ne atendite, unuopa lokokano, kurelirante freneze el la vitra palaco, plonĝis en la eksteran basenon kiu situas antaŭ la kongresejo.

Ĉu eble pro varmo?

Johano

[BILDO p.20] Sub horizontala streko, la ronda emblemo de la venonta Universala Kongreso: nigra desegnaĵo de du stiligitaj konstruaĵoj kun stelo super ili, ĉirkaŭita de la cirkla teksto «80-a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO», kun «TAMPERE’95» tra la mezo kaj sube «22.-29.7.1995 FINNLANDO».

Página 21 del original
Página 21 del original

27-a KONFERENCO DE ILEI.

Dum la unua semajno de aŭgusto (1993), okazis en Valencio la 27-a Konferenco de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj. La 50 partoprenintoj el 16 landoj inkluzivis 10 gejunulojn kiuj lernis en la Internacia Lingvo Esperanto pri diversaj studfakoj kiel matematiko kaj geografio, inkluzive lecionon pri la hispana lingvo. Tiun gimnazion por 13- ĝis 16-jaraj lernejanoj gvidis du studentinoj de la pedagogia branĉo de la Esperanto-fako ĉe la Universitato ELTE en Budapeŝto, Hungario.

Dum la Konferenco povis sekvi pli detalaj diskutoj rilate la temon de la Universala Kongreso de Esperanto, ĵus okazinta ankaŭ en Valencio, «Klerigo por la 21-a jarcento». Interalie, la partoprenintoj reliefigis el siaj propaj spertoj la avantaĝojn de la lernado de Esperanto kiel preparo por la lernado de fremdaj lingvoj kaj por evoluigi pli tutmondan vidpunkton. Tion cetere demonstris la rapida eklerno de la hispana en la demonstra leciono fare de la gimnazianoj kiuj parolis denaske 6 malsamajn naciajn lingvojn Ili ankaŭ diskutis la neceson por la efika instruado de Esperanto kaj de fremdaj lingvoj de pli efikaj komunikigaj metodoj kaj de kultura enhavo kiu plivastigos la horizontojn de la hodiaŭaj lernejanoj kiuj vivas en ĉiam pli interdependiĝanta mondo.

Elektiĝis kiel nova prezidanto de la Ligo (ILEI) prof. d-ro Duncan Charters, universitatnivela profesoro en Principia College, Usono, kiu fake okupiĝas pri la diplomprepariĝo de instruistoj de fremdaj lingvoj kaj estras la programon pri hispanaj lingvo, kulturo, kaj literaturo.

La venontajara Konferenco okazos en Seulo, Koreio, kaj oni atendas la partoprenon de multaj instruistoj el orientaziaj landoj por pridiskuto de la temo de orientaziaj aliroj al la edukado.

La 5-an de aŭgusto, 1993 Duncan Charters

Aldono de la LKK: Ĉi tiu Konferenco ege sukcesis, kun bela etoso, interesaj prelegoj kaj aranĝoj, inter ili tuttaga ekskurso al Peñíscola kaj grotoj de Sankta Jozefo. Helpis en la organizado Ana Montesinos kaj Augusto Casquero.

[BILDO p.21] Malgranda tipografia ornamaĵo (vinjeto) ĉe la fino de la kolumno: horizontala volutforma florornamo.

Página 22 del original
Página 22 del original

La tuta paĝo estas unu enkadrigita anonco.

VALENCIA ESPERANTO -GRUPO JARA ORDINARA ASEMBLEO

La venontan 23-an de Februaro 1994 je la 7-a vespere, kiel unua alvoko kaj la 7-a kaj duono en dua alvoko en nia sidejo. G. V. Fernando el Católico, 45, 3ª VALENCIO

Okazos la statuta asembleo de la Valencia Esperanto-Grupo laŭ la sekvanta.

TAGORDO

1.- Legado kaj aprobo de la lasta akto. 2.- Finanza raporto 1993. 3.- Jarraporto 1993, celoj kaj aktivecoj por 1994. 4.- Budĝeto 1994. 5.- Renovigo de la estraro. 6.- Demandoj kaj sugestoj. 7.- Universala Kongreso. (Informo).

Ĉu vi jam pagis vian jaran abonkotizon al la Valencia Esperanto – Grupo por 1993?.

Rememoru ke ĝi estas 3.000 ptoj. por plenrajta ano kaj 1.500 ptoj. por subtenanta membro kaj vi povas aboni por banka pago al la konto:

BANCAJA Urbagentejo Nº 9 – G. V. Fernando el Católico Konto Nº 0009 310 116 9604 VALENCIA ESPERANTO-GRUPO

Por tiuj malmultaj samideanoj kiuj ofte forgesas la jarkotizon, nun estas taŭga tempo por pagi la jaron 1994 kaj senŝuldigi la jaron 1993.

Página 23 del original
Página 23 del original

HISTORIO DE LA ESPERANTA MOVADO EN KASTELJONO

1906.- Jiménez Loira de Valencio, pilgrimis tra urboj kaj vilaĝoj de Kasteljono ŝprucigante E-grupojn ie ajn post li. Famaj estas la kuracisto de Burriana Sanz Fabra, aŭ José María Faber en Benicarló. En la ĉefurbo Kasteljono atingis altan nivelon Manteca kaj la advokato juĝisto Seijas.

1922.- Jozefo Fenollosa, kuracisto de Burriana, estrarano de la komitato de la Levantina Esperantista Federacio proponis, en la valencia kunveno, okazigi la tutlandan kongreson en Valencio por 1923-a

1926.- Okazis en Vinaroz la 15-a Kataluna Kongreso.

1931.- Disvastiĝis esperantistoj tra San Mateo, Cervera del Maestre, Burriana kaj Nules. En Kasteljono disvolvis gravan taskon Pérez Huguet kun aliaj samideanoj.

1936.- Fondado de la Kasteljona Grupo de esperanto «Verda Rondeto» pere de Miguel kaj Manuel Manteca kun S-ro Rochera.

1946.- Renaskiĝis la E-movado post nia civitana milito per la kompetentaj kaj fervoraj amikoj Tena kaj Martínez, kaj estis redaktitaj la Statutoj de la starigota HEF en Valencio.

1952.- Renkontiĝo en Kasteljono de la E-on Valencia Grupo. Tra la vilaĝoj de la ekskurso oni disĵetis centojn da flugfolioj kaj okazis propaganda festo prezidita de S-ro Manuel Cerdá en luksa salono de «Centro Catalán».

1958.- Okazis la 19-a Hispana Kongreso de E-o en la ĉefurbo.

1990.- Unua VEF kaj Murcio, Kongreso en Benicassim.

1993.- Kelkaj seimpatiantoj de esperanto ĉeestis la 78ª UK de Esperanto en Valencio.

1994.- Okazas la kvina kongreso de VEF kaj Murcio, en Kasteljono.

[BILDO p.23] Granda inka desegnaĵo, okupanta la tutan dekstran duonon de la paĝo: alta okangula sonorilturo el ŝtono, kun pinta tegmenteto supre, mallarĝaj gotikaj fenestroj kaj ŝtupaj korpoj disigitaj per kornicoj.

Johano Antono

Página 24 del original
Página 24 del original

Estimado amigo:

Con el objeto de actualizar los datos en nuestros ficheros, te rogamos nos envíes rellenas la fichas que te adjuntamos.

También incluimos dos fichas para pasar al cobro los recibos anuales por banco, lo que nos ahorra mucho trabajo y no está sujeto a errores. Una parte de la ficha te rogamos nos la traigas en mano a la asociación, o por correo a: Grupo Esperanto de Valencia. Gran Vía Fernando el Católico 45, 3ª. 46008 Valencia.

La parte inferior es para que la entregues en tu banco.

Un afectuoso saludo, y ¡ FELICES FIESTAS!

Sr. presidente del Grupo Esperanto de Valencia: Sírvase, a partir de la presente, pasar al cobro los recibos de la asociación a la siguiente dirección:

Nombre y Apellidos…………………………………………………………………………………………………………..

Calle………………………………………………………………… Nº………………CP………………………………………

Ciudad…………………………………………………… Provincia……………………….Teléfono……………………

Banco o Caja…………………………………………..Agencia………………………………………………………………

Dirección……………………………………………………………………………………………………………………………

Número de Cuenta(20 dígitos)……………………………………………………………………………………………

Titular de la cuenta……………………………………………………………………………………………………………..

Firma………………………………………………….

Sr.Director, Banco o Caja……………………………………….

Calle………………………………. Nº…….. CP…………….

Ciudad…………… Provincia…………… Agencia……………..

Le ruego que a partir de la presente acepte al cobro los recibos de Grupo Esperanto de Valencia, con perioricidad anual, a nombre

de…………………………………………………. . número de

cuenta…………. i…………………………………………….

Titular de la cuenta……………………………….

Firma………………. …….

Valencia de de 199

Página 25 del original
Página 25 del original

[REKLAMO p.25] Tutpaĝa enkadrigita afiŝo, kun la teksto en pluraj tiparoj: «5-a Kongreso / VALENCIA ESPERANTO FEDERACIO / Kasteljono / 1994 / 23-a 24-a de Aprilo», kaj vertikale ĉe la dekstra rando «KAJ MURCIO». Meze de la afiŝo du desegnaĵoj: maldekstre kvinpinta stelo kun la literoj «V E F» super kaj sur ĝi, kaj dekstre la sama inka desegnaĵo de la okangula sonorilturo kiu aperas en paĝo 23.

Valencia Luno n.º 39 (junio de 1994)

Texto completo del número 39 de Valencia Luno, el boletín del Grupo de Esperanto de Valencia, de junio de 1994: 16 páginas transcritas del original.

Portada de Valencia Luno n.º 39, junio de 1994.
Portada de Valencia Luno n.º 39, junio de 1994.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1994_n39_jun

Qué tiene de especial este ejemplar

  • Ninguna página del número lleva numeración impresa.
  • El número del boletín está escrito a mano en la portada, arriba a la derecha («N° 39»); el número y la fecha impresos solo aparecen en el colofón de la página 2.
  • El ejemplar está fotocopiado de forma desigual: la columna derecha de la página 10 y buena parte de la 11 salen pálidas, y la columna izquierda de la 15 está emborronada desde la tercera estrofa del poema.
  • La dirección húngara del anuncio de la IJS ’94 (página 9) está impresa «Jurisich Miklós kisérlei gimnázium / Köszeg», con ö en lugar de ő y sin la t de «kísérleti».
  • El artículo de las páginas 4 y 5 va firmado «Johano Antono Gimenez», sin acento, mientras que en otro lugar del mismo número el nombre aparece como «Johano Antono Giménez García».
  • El cartel del congreso que se ve en la foto de la página 4 queda cortado por el borde de la fotografía, y le faltan letras y cifras: «ESPERANT…», «199…».
  • La etiqueta de la cinta VHS fotografiada en la página 12 es casi ilegible en la impresión.
  • El artículo sobre la voz media (páginas 10 a 12) imprime «streĉigi sin» y «ŝanĝigi sin» con -igi, donde la forma esperada sería -iĝi.

Qué hay en este número

p. Título Idioma Firma
1 53-a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO — Ĉiuj al Málaga. 16 – 21-a de Julio 1994 (kovrilo) epo
2 [Kolofono] epo
2 VENONTAJ KONGRESOJ epo
2 ĈIUJ AL MALAGA epo Augusto
3 HEF, ASOCIO KUN PUBLIKA UTILECO epo Augusto
4–5 5-a Kongreso de Valencia Esperanto-Federacio kaj Murcio epo Johano Antono Gimenez
6 D-RO TARIN GVIDAS INTERESAN KOLOKVON EN KASTELJONO epo Informis VALE
7 UMBERTO ECO: «La nomo de la rozo» (Fragmento) epo Umberto Eco; traduko de VALE
8–9 ĈU NUNA KRIZO EN ESPERANTUJO? epo VALE
9 [Anonco: Internacia Junulara Semajno IJS ’94, 15.07.-21.07.1994, Köszeg, Hungario] epo Hungara Esperanto-junularo
10–12 PRI ESPERANTAJ VERBOJ: MEDIALA VOĈO AŬ MEDIALO (UNUA PARTO) epo VALE
13 53a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO — ALIĜILO N-RO…… epo
14 KONGRESKOTIZOJ epo
15 LA BILDKARTO EL HISPANIO epo Leszek Legowski (tradukis esperantlingven Urŝula Tupajka)
16 KANTO AL VALENCIO epo Josep Mª Bayarri; el la valencia esperantigis Ulekso – Vale

El boletín, entero

Página 1 del original
Página 1 del original

[BILDO p.1] Kapa emblemo de la bulteno: sur nigra rektangulo, maldekstre la silueto de la Torres de Serranos de Valencio, poste granda blanka duonluno kiu servas kiel la komenca «C» de la vortoj «VALENCIA LUNO», skribitaj per dikaj blankaj majuskloj, kaj dekstre kvinpinta stelo.

[manskribe supre dekstre sur la paĝo: «N° 39»]

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

53-a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO

[BILDO p.1] Malnova gravuraĵo de Málaga: la urbo etendiĝanta ĉe la marbordo, montoj malantaŭe, fortikaĵo sur la altaĵo dekstre kaj velŝipoj en la haveno.

[BILDO p.1] Nigra silueta desegnaĵo de viro kun larĝranda ĉapelo kaj veŝto, kliniĝanta kun korbo, apud la kaligrafia teksto.

Ĉiuj al Málaga

16 – 21-a de Julio 1994

Página 2 del original
Página 2 del original

[BILDO p.2] La sama kapa emblemo de la bulteno: Torres de Serranos, duonluno formanta la «C» de «VALENCIA LUNO», kaj stelo.

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

Gran Vía Fernando el Católico, 45- 3ª Tno. 384 96 16 46008 VALENCIO (HISPANIO) c/c Nº 0.017.830.370, Caja Postal, Pz. España.

MEMBRAJ ASOCIOJ:

«Valencia Esperanto Grupo» Gran Vía Fernando el Católico, 45- 3ª Tno 384 96 16 Fakso 384 96 16 BANCAJA Konto 0009.310.116.9604

«Grupo Esperanto de Alicante» C/ San Fernando, 39, 03001 ALICANTE

«Ĉiam Esperanto» C/ General Primo de Rivera, 6 CP 03360 CALLOSA DE SEGURA (Alicante)

«Lumradio» Casa de Cultura, Blasco Ibáñez 8 46380 CHESTE (Valencia)

Asociación Juvenil «Juna Suno» Avd. de la Vega 4-4º B 03300 ORIHUELA (Alicante)

Redaktoroj kaj kunlaborantoj:

VALE Johano Antono Giménez Augusto Casquero

Help-kompostistoj:

José Añó Belda Francisco Ventura

Noto: Pri la enhavo de la artikoloj respondecas la aŭtoroj mem.

Depósito Legal V-1683-1983.

N-ro 39, Junio 1994. Prezo 100 P-tojn

VENONTAJ KONGRESOJ

MÁLAGA: 53-a Hispana Kongreso de Esperanto. 16-21 julio. Adreso OKK: Asociación Andaluza de Esperanto. OKK. Apartado 864. 29080 Málaga.

BUDAPEŜTO: Eŭropa Esperanto Festivalo, 4-a Internacia Esperanto Kongreso kaj 4-a Eŭropa E-Forumo. 9-15 julio. Adreso: HEA, pk 193, H-1368 Budapeŝto. HUNGARIO. Kongres-kotizo: 28 usonaj dolaroj. Loĝado tre malmultekosta.

SEULO: 79-a Universala Kongreso de Esperanto. 23-30 julio. Adreso: UEA, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam. NEDERLANDO.

PATERNA (Valencia). Seminario «Rasismo kaj Ksenofobio en la nuna Eŭropo». 8-11 septembro. Adreso: Grupo Esperanto Valencia. Gran Vía Fernando el Católico 45, 3ª. 46008 Valencia. HISPANIO. Kotizo: 4.000 pesetoj ĝis 30-a junio. Poste aldonu 2.000 P-zojn.

ĈIUJ AL MALAGA

ĈIUJ AL MALAGA

Ekde la 16-a ĝis la 21-a de julio okazos en Málaga la 53-a Hispana Kongreso de Esperanto.

Tiu kongreso, laŭ la provizora programo tre alloga, celas ĉefe kunordigi denove la E-an movadon en Hispanio, trastudi tiun movadon, plibonigi ĝin kaj traserĉi realisme la fakton kiuj nuntempe estas favoraj kaj malfavoraj por atingi ĝiajn celojn. La OKK tre serioze kaj zorgeme okupiĝas por ke la sukceso estu granda kaj por kuraĝigi la hispanajn esperantistojn por plej efika agado.

Ĉiu hispana esperantisto kiu vere interesiĝas pri serioza agado devas nepre partopreni tiun kongreson. Despli se aldone ĝi okazas en loko tiel alloga kiel Málaga.

Augusto

Página 3 del original
Página 3 del original

HEF, ASOCIO KUN PUBLIKA UTILECO

Laŭ kunveno de ministroj okazinta la 27-an de Aŭgusto 1993 en Madrido, la Hispana Registaro deklaris HEF-n «Asocio kun Publika Utileco», kune kun ĉiuj rajtoj kaj devoj kiujn tio kunportas.

Inter tiuj rajtoj troviĝas:

Permeso uzi tiun titolon en la oficialaj dokumentoj de la asocio.

Liberigo pri impostoj laŭkutime al tiaj asocioj.

Preferenco por ricevi oficialajn subvenciojn.

Ricevi teknikajn helpojn kaj konsilojn kune kun diversaj rimedoj, ĉiam haveblaj de la ŝtataj administracioj.

Sed ankaŭ ekzistas postuloj, kiel provizi informojn pri ties agado, memoron de aktivaĵoj, k.t.p., kiujn ĉiujare oni devas liveri.

Tiu granda sukceso de la E-o movado en Hispanio okazis dank’ al diversaj cirkonstancoj:

Unue: La kompleta laboro farita de diversaj samideanoj, inter kiuj citindas Juan Carlos Ruiz, Gian Carlo Fighiera, Lupe Sanz, Rafaela Urueña, Antonio Alonso, k.c.

Due: Eble la plej grava; la pasinta 78-a Universala Kongreso de E-o okazinta en Valencio, kien, laŭ peto de la nuna prezidanto de HEF, Antonio Alonso, estis sendita reprezentanto de la Ministerio pri Edukado, kiu fine de la kongreso verkis favoran raporton pri la graveco kaj utileco de E-o.

Ĉi tiu oficiala agnosko havas precedencojn, eble ne tiel gravaj, kiel la Rega Ordono de la Hispana Ministerio de Publika Instruado, la 27-an julio 1911 (B.O.E. 11-8-1911) kiu deklaris «Oficiala Merito» la konon de la lingvo E-o, kaj same en aliaj kampoj kiel la honoraj prezidoj en naciaj kaj internaciaj E-o kongresoj de la Reĝo Alfonso la 13-a, la generalo F. Franco, kaj finfine la Reĝo Juan Carlos, la Reĝino Sofia, kaj la geprincoj.

Antaŭe la Madrida E-o Liceo estis deklarita «Asocio kun Urba Utileco».

Kiel internaciaj rekonoj ni menciu:

1925.- La Universala Telegrafia Unio deklaris E-on «Klara lingvo por sendado de komunikaĵoj». Samtempe la Monda Organizo pri Laboro agnoskis kaj oficialigis la uzadon de E-o, kaj la Internacia Ruĝa Kruzo agis same en sia 10-a Konferenzo.

La Resolucioj de UNESCO en 1954 en Montevideo, en 1985 en Sofio kaj en 1993 en Parizo, agnoskis la utilon de E-o, kaj rekomendis al la Ŝtatoj Membroj ĝian uzon en internaciaj rilatoj.

Tamen, estu ni realismaj: Oficialaj agnoskoj kaj helpoj estu bonvenaj, sed sen la konstante organizita laboro de la esperantistoj, montrante la neceson de nia lingvo en ĉiuj kampoj de la socio kaj de la kulturo, kaj pruvante ke la oficialaj instancoj ne eraris fidante je nia kapablo kaj utilo, tio finfine venus al neniu rezulto.

Nun ni havas okazon labori pli serioze, praktiki kaj patropreni amase en esperantaj aktivaĵoj, lokaj, naciaj aŭ ĉefe internaciaj, verki, kaj kunlabori kun la Ne Registaraj Organizoj, ne krei esperantistajn getojn, sed tute kontraŭe, enkonduki nin en la ĉirkaŭanta socio en kiu ni vivas, kaj finfine plibonigi la internacian kunvivadon.

Nun estas nia momento: ANTAŬEN!!!

Augusto.

[BILDO p.3] Meze de la paĝo, inter la du kolumnoj: fotografaĵo de klasika skulptaĵo de nuda diskoĵetisto en la ekĵeta pozo, kun granda ornama majusklo «E» presita malantaŭ ĝia levita brako.

Página 4 del original
Página 4 del original

5-a Kongreso de Valencia Esperanto-Federacio kaj Murcio

En Kasteljono la 23-24-a de aprilo okazis alifoje grava renkontiĝo de la esperantistoj de la Levantena Regiono. Tiu evento, kvankam nomata 5-a kongreso de la novbakita registrata Federacio, estas jam pli ol la 30-a esperanta okazaĵo en nia Komunumo aŭ pli ol la 20-a organizata per esperantistoj de la Valencia Komunumo por kunveni alilokajn E-valencianojn.

[BILDO p.4] Fotografaĵo de la prezidejo de la kongreso: kvar viroj sidas ĉe longa tablo, unu el ili staranta kun kongresa insigno; malantaŭ ili pendas granda afiŝo kun la teksto «…-a VALENCIA KONGRESO DE ESPERANT[O] … [Kasteljo]NO 23-a 24-a DE APRILO 199[4]».

SABATO 23-an DE APRILO

Je la 8-a matene, la organizanto S-ro Conejero kaj helpantoj aranĝis grandan afiŝon en la ĉefa pordo de la urba kulturdomo kaj en la halo pretigis ampleksan libroservon.

Aliĝintaj esperantistoj prenis siajn dokumentojn kaj multaj pli aliĝis surloke. Kvindek partoprenantoj reprezentis la E-grupojn ĉe la gastiganta urbo Kasteljono: Valencio, Cheste, Pobla de Vallbona, Burjassot, Mislata, Quart de Poblet, Callosa de Segura… Kaj bonvenitaj esperantistoj de Katalunio: Gesinjoroj Hernández Yzal, mastroj de la Muzeo de Esperanto de Sant Pau d’Ordal, gesinjoroj Moya kaj geamikoj familio Serrano.

Luinta buso kondukis nin tra la urbo ĝis la urbodomo, kie atendis nin tipa muzikistaro: «tabalet» kaj «dolçaina». Ni supreniris laŭ ĉefa ŝtuparo al la akceptejo, bela salono pli ol tricentjaraĝa. Tie, la urbestro S-ro José Luis Gimeno kaj la skabeno pri kulturo S-ro Miguel Angel Mulet aŭskultis ĉarmajn vortojn de la prezidanto de la LKK S-ro Conejero kaj de la prezidanto de la Valencia Esperanto-Federacio S-ro Johano Giménez donacante esperantan gramatikon al la urbestro. Atente aŭskultis la aŭtoritatuloj kaj bonvenis nin per atentemaj vortoj kun granda surprizo el nia flanko sciante ke la avo de la urbestro estis esperantparolanta; ankaŭ oni promesis al ni nomi unu straton kun la nomo Esperanto.

Post disdonado de ŝlosilringo al ĉiu ĉeestanto kiel simbolo de la ŝlosiloj de la urbo ni, gastige de la urbestro, foriris por viziti la «Planetario-n» cientifika muzeo de la planedoj.

Vespere, je la 17-a, okazis nia oficiala malfermo en la kongresejo: La prezidanto de VEF, Johano Giménez, anoncis la laborcelojn de la kongreso laŭ la jam definitiva programo kaj vice salutis la ĉeestantoj:

1-e Dr. Monferrer de Kasteljono

2.e S-ro. Pérez Sempere de Valencio

3-e S-ro Andrés Tarín de Cheste

4-e S-ro Luis Salag de Mislata

5-e S-ro José Mª. Bernabeu de Callosa de Segura

6-e S-ro Moya de Katalunio

7-e S-ro Hernández Yzal de la Muzeo de Esperanto kiu donacis libron «La vivo de Zamenhof» en hispana lingvo al la reprezentanto de la urbodomo.

8-e Salutvortoj de la prezidanto de VEF.

9-e La skabeno pri kulturo S-ro Miguel Angel Mulet malfermis la kongreson per entuziasmaj laŭdvortoj al la lingvo Esperanto, kaj ricevis pere de S-ro Conejero kaj por la urbodomo la verkon «Kiĥoto» de Cervantes, tradukita al Esperanto de F. de Diego, donaco de S-ro Casquero.

Finfine, nia amiko Augusto Casquero, kiel inaŭgura prelego, informis nin pri la sukceso de HEF kiel «Asocio kun publika utilo».

Vizitado de la Ekologia Domo instruis nin ege didaktike kiel loĝi plej proksime al la naturo.

DIMANĈO, 24-an DE APRILO.

Je la 9-a matene kunvenis la estraro de VEF en la kongresejo por pritrakti la jenan tagordon.

Página 5 del original
Página 5 del original

1.-Legado kaj eventuala aprovo de la antaŭa akto.

2.-Renoviĝo de la estraro.

3.-Ŝanĝado de la subskriboj de la bankkonto.

4.-Dato kaj loko de la 6-a Kongreso de VEF kaj Murcio.

5.-Informado pri la financoj de VEF.

6.-Jarkotizoj por la 1994-a jaro.

7.-Eldonado de la Historio de Esperanto en la Valencia Komunumo.

8.-Demandoj kaj petoj.

Post aprobo de la akto kaj de la financoj, oni renovigis la estraron de VEF pere de la jenaj:

Prezidanto: Johano Antono Giménez García

Sekretario: Augusto Casquero de la Cruz

Kasisto: Luis Salag

Voĉdonantoj: Prezidantoj de la Grupoj de Valencio, Cheste, Callosa de Segura, Alakanto kaj Juna Suno.

La subkribo de la bankkonto korespondas al la ne voĉdonantoj.

Siavice korespondas organizi la 6-an kongreson al la Grupo de Murcio sed pro sia neĉeestado, ni klopodos kontakti ilin.

La jarkotizo por la jaro 1995-a restos 1.200 ptj po grupo kaj 500 ptj po ricevanto de la bulteno «Valencia Luno».

Pri la eldono de la Historio de Esperanto en la Valencia Komunumo, ni kontaktos kun la aŭtoro, S-ro Botella por peti la legadon de la verko.

Je la 10’30, okazis la prelego de D-ro Tarin per hispana lingvo pri «¿Hay crisis en el movimiento esperantista?», prelego kiu atingis viglan partoprenon de la ĉeestantoj pri humanismo, interna ideo kaj lingvo, kun forta konkludo de S-ro Raposo pri la enmetado de Esperanto en la Filologian Universitaton.

Je la 11’30 en apuda klasĉambro, kvar esperantistoj estis pretaj por superi la mezan ekzamenon de ILEI. Post korektado de ili, ni elektos du ekzamenitajn per nia federacia diplomo kaj atingo de «Elementa Kapableco» kiuj vojaĝu al la kongreso de Málaga por tie superi la mezan nivelon.

Por la aliaj kongresanoj, vidado de videovendoj pri la 78-a UK, trapasis la tempon ĝis la sekvonta programero.

Per la parolada rondeto de Pascual Pont pri «Mia esperanta faklaboro. Kaj la via?» li konigis al ni sian plej bonan manieron labori por Esperanto, konkludante esti granda eseisto kaj neniu pripensu privatajn konkludojn pri la memelektada vojo laŭ la ĉarma rakonto: ĉu vi vidis la azenon?

La kongreso finiĝis post bankedo en la eleganta Restoracio Ramón. Tie ni trinkis, tostis kaj adiaŭis unu la alian fermante la kongreson.

Bazan laboron faris la LKK. Sen ili ne estus sukcesinta la kongreso.

Dank’ al samideano Conejero kiu dum multaj monatoj vizitis personojn, entreprenojn kaj aŭtoritatulojn, al S-ino Inés Gamabella pro sia ekologia teo kaj helpo al sia edzo, al D-ro Eulogio Monferrer pro sia laboro dum la kongreso, al la sindonema S-ro Aliaga kiu konstante kaj silente deĵoris en la libroservo kaj kongresejo.

Ni ne forgesu la reprografaĵojn de S-ro Añó, al kiu ni estas dankemaj pro liaj reproduktaĵoj pere de la komputilo, inter kiuj elstaras la belaj afiŝoj kaj diplomoj. Al ĉiuj, lokokanoj, helpantoj kaj partoprenantoj ni dankas kaj atendas en la 6-a kongreso de VEF kaj Murcio .

Johano Antono Gimenez

[BILDO p.5] Ĉe la piedo de la paĝo, la emblemo de la kongreso: la teksto «5-a Kongreso VALENCIA ESPERANTO FEDERACIO / Kasteljono / 1994 / 23-a 24-a de Aprilo», kun la vortoj «KAJ MURCIO» vertikale ĉe la dekstra rando, kvinpinta stelo maldekstre kaj desegnaĵo de la sonorilturo de Kasteljono dekstre.

Página 6 del original
Página 6 del original

D-RO TARIN GVIDAS INTERESAN KOLOKVON EN KASTELJONO

Dimanĉe 24-an de Aprilo, okaze de la 5-a Kongreso de VEF kaj Murcio, okazinta en Kasteljono, D-ro Tarin, antaŭ multenombra grupo de valenciaj kaj kataluniaj esperantistoj, moderigis la interesegan temon: «Ĉe la nuna krizo de E-o en Hispanio».

[BILDO p.6] Fotografaĵo de la aŭskultantaro: proksimume dudek personoj sidantaj en salono, plej multaj kun kongresa insigno; sur la muroj pendas bildo kaj kadrita afiŝo.

Partoprenis kleraj kaj konataj samideanoj: S-roj Hernández-Yzal, Luis Serrano Pérez, Jesús Raposo, Augusto Casquero, Pascual Pont, Jose María Bernabeu kaj Juan Antonio Giménez. Al tiu kunveno ĉeestis grava grupo de ĉestanoj.

Post deviga prezentado, S-ro Giménez, Prezidanto de VEF, disdonis inter la ĉeestantaro kompletan demandaron prilaborata de la valencia Grupo, pri la Esenco kaj Historio de nia Lingvo kaj Movado, celante precizigi la eblajn kialojn de nia dekadenco, analizante samtempe la vivopovajn rimedojn por kontraŭbatali ĝin.

Ĉi-ĉio por pretigi kaj enkonduki nin en la ĉefan temon de la proksima kaj venonta Hispana E-o Kongreso en Malago.

D-ro Tarín de komence traserĉis la ĉefajn lingvojn kiujn scipovis Z. por pruvi la esencon de la lingvo E-o, kiu laŭ lia opinio (treege kontraŭa al la ofte kaj komuna opinio pri artefarita lingvo) konsistas el stabila ekvilibro inter la tri ĉefaj klasikaj lingvoj: hebrea, greka kaj latina.

[BILDO p.6] Fotografaĵo de la preleganto: okulvitra viro en kompleto sidas ĉe tablo kun paperoj kaj mikrofono; malantaŭ li videblas la kongresa afiŝo «…-a 24-a DE APRILO 1994», kaj sur la antaŭa tablotuko du ekzempleroj de la kongresa emblemo kun stelo kaj sonorilturo.

D-ro Tarín esprimis sian ideon pri la nuna krizo kaj klopodis klarigi ĝin pro fuĝado de Kleruloj al Ido okaze de la subkonscia forlogo de tiuj intelektuloj al la latina (antikva, kleriga kaj klasika lingvo) kaj krome pro la ĝena monopoligo de Z. fare de la entrepreno Hachette.

Sed S-roj Hernández-Yzal kaj Moya elstarigis la fakton pri la Interna Ideo, ĉiam streĉe ligita al la afero E-o kaj neniam tutplene akceptata de la malsame Eŭropo ŝtataj Registaroj.

D-ro Tarín tute konscianta pri la graveco kaj tikleco de tiu temo ne kuraĝis profundigi en tiun problemon, sed finfine unuanime la ĉefaj kaj generalaj konkludoj baziĝos en la neceso superi la nurajn elementajn kursojn de E-o kaj konsciigi niajn malsamajn estrarojn de Grupoj pri la urĝa alpreno kaj funkciigo de la postuloj kaj programoj de ILEI de 1988.

S-ro Jose María Bernabeu informis pri la neceso kontakti kun S-ro Manuel López Hernández, ĉefa respondeculo de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, kiel pli bona rimedo por startigi la novajn kursojn kaj allogi klerulojn al nia Movado.

Post adiaŭaj vortoj, la S-ro Prezidanto fermis la kunsidon.

Valencio, aprilo 1994

Informis VALE

Página 7 del original
Página 7 del original

UMBERTO ECO: «La nomo de la rozo»

(Fragmento)

[BILDO p.7] Malgranda fotografia portreto de Umberto Eco: barba viro kun okulvitroj, la mano ĉe la mentono.

  • Sed kial vi tiom timas tiun traktadon pri la rido? Neniam vi forigos la ridon frakasante tiun libron.

-Eble ne. Sed la rido estas malforto, korupto, sensprito de nia karno, distro de kamparano aŭ rajto de ebriuloj. Eĉ la eklezio mem, laŭ sia inteligento, permesas la momenton de l’ festo, de karnavalo, de foiro, la diurnan svarmon kiu ellasas humorojn evitante pliajn danĝere dezirojn aŭ ambiciojn… Ĉar ĉi tiel la rido restadas kiel infraĵo, rifuĝo de simpluloj aŭ vaka kaj sensakramenta mistero por la plebo. Kiel diris la apostolo: anstataŭ ardi, edziĝu. Anstataŭ ribeli kontraŭ la ordon dizirata de Dio, ridu kaj amuziĝu per viaj naŭzaj parodioj pri l’ ordo, eldrinkante kruĉojn kaj botelojn en orgia festeno. Elektu la reĝon de l’ stulteco, ŝanceliĝu en azena kaj porka liturgio, ludu kaj ĝuu viajn renversitajn divoĉojn. Sed ĉi tie – kaj Georgo fingrofrapis la tablon apud la libro kiun ĵus Vilhelmo foliumis – oni renversas kaj inversigas la rido-funkcion kiun oni superigas ĝis rango de Arto, kaj la pordoj de la mondo aperas malfermitaj al kleruloj, ĝis finfine la rido pretas kiel studobjekto por la filozofio kaj la teologio perfida…

[BILDO p.7] Meze de la paĝo, inter la kolumnoj: gravuraĵo laŭ mezepoka reliefo, en kvinlatera kadro kun triangula supro. Du barbaj viroj en longaj drapiritaj vestoj staras vizaĝon kontraŭ vizaĝo; unu tenas libron, la alia etendas la brakon kaj gestas al ĝi.

Hieraŭ vi probable konstatis, kiel la simpluloj povas imagi, eĉ plenumi, la plej maldecajn herezojn, ignorante la naturajn kaj diajn leĝojn. Sed la eklezio ĉiam povas elporti herezojn de l’ simpluloj kiuj kondamnas al si mem, frakasitaj de sia propra nescio. La malklera frenezo de Dulcino kaj samranguloj neniam ŝancelos la dian ordon. Li predikas perforton, kaj pro perforto li pereos. Neniam postlasos ian spuron kaj tutcerte konsumiĝos li mem, same ol karnavalo. Tute ne gravas se eĉ dum mallonge, ekaperas la epifanio de la renversita mondo. Sufiĉas ke la «Sinteno» ne transformiĝu en «Farenda Projekto», aŭ ke tiu vulgara lingvo neniam atingu latinan tradukon.

La rido liberigas la vilaĝanon de l’ timo al diablo, ĉar en la festo de stultuloj ankaŭ la diablo aspektas stulta kaj povra, t.e. kontrolebla. Sed tiu libro povus instrui ke sin liberigi de l’ timo al diablo estas inteligenta akto. Kiam ridas, dum la vino ankoraŭ gutas en sia gorĝo, la vilaĝano sentas sin kvazaŭ mastro, ĉar inversigas la rilatojn pri altrudo. Eĉ tiu libro povus malkovri al kleruloj la spritajn procedojn necesaj por rajtigi kaj pravigi tiun inversigon. Tiel do kio, ankoraŭ feliĉe restas kiel ventra funkcio de la subkonscie vilaĝana sinteno, fate kaj senbremse tuje transformiĝos en intelektan funkcion.

Ke la rido estas sola homa propaĵo, pruvas nur la limigon de niaj propraj pekoj. Sed, kiom da koruptaj mensoj, kiel la via, povus troe konkludi ke la rido estas la vera homa celo? Certe la rido distras, dum mallonge, la vilaĝanon de l’ timo. Sed la Leĝo nur entrudiĝas ĉefe kaj dank’ al Timo, kies vera nomo simple nomatas «Timo al Dio».

Valencio, majo 1994.

Traduko de VALE.

Página 8 del original
Página 8 del original

ĈU NUNA KRIZO EN ESPERANTUJO?

Tri kondiĉojn postulis Z. por ke la internacia lingvo funkciadu:

. Ke la lingvo estu facila,

. Ke la lingvo estu utila,

. Trovi rimedojn por venki la indiferentecon de la mondo kaj ke tiu lingvo estu, kiel eble plej baldaŭ, akceptata, utiligata kaj parolanta (precipe de ordinaraj homoj, laŭeble laboristoj de meze-basa kulturnivelo, certe la nuraj personoj kapablaj realigi la grandan miraklon kiu ja estas transformi planlingvon en lingvon vivan).

Kaj ni povas diri ke Z. pro sia sperta talento prezentis lingvo-projekton per tiom da trafoj ke li tute sukcesis, kontraŭ la proksimume aliaj mil planlingvoj ĝis nun aperintaj kaj neniam atingintaj la saman rezulton.

Jen la vortoj de Manders: «Z. prezentis al la mondo ne kompletan lingvon, sed nur nudan framon, invitante la estimatan publikon, en komuna laboro, munti lingvon vivan».

Kaj la rusoj – laŭ Balkayi – tre lerte propagandis E-on per sia ĉefa merito: «uzi la lingvon, ne nur skribe sed ankaŭ parole».

Sed kvaran, kaj ne malpli gravan postulon prizorgis ankaŭ Z. por ke tiu lingvo longdaŭru, havu futuron aŭ transcendu: estis necese varbi sufiĉe da kleraj verkantoj kiuj povas kolekti la homajn trezorojn kiujn la nova naskiĝanta Movado komencadis amasigi. Ivo Lapenna bone ilustras tiun cirkonstancon:

«D-ro Z. bonege komprenis, ke lingvo sen propa literaturo ne povas havi kulturan valoron, nek ludi kiel instrumento de komunikado kaj de pensado en ĉiuj sferoj de la internacia vivo».

Sed ni demandas: ĉu lingvo simpla kaj facila povas samtempe kontentigi ambaŭ aspektojn de tiu entrepreno? Vere ne estis facile kongrui ambaŭ elementojn.

Ni vidu kiel disvolviĝis la ontaj faktoj:

La unuaj verkistoj – ne povis esti alimaniere – verkis facile, anarkie, per lingvo ankoraŭ nemodela, korekta aŭ polurita; kaj dum Leopold Einstein tuj eldiris ke «la problemo pri la internacia lingvo estas jam definitive solvita» lia Grupo, plurajn jarojn post lia morto perfidis la E-o-Movadon.

Frue jam, dum 1892-1894, pro financaj tialoj, E-o suferadis grandan strukture krizon, kiu minacis eĉ la kernon de ĝia propra esenco, kaj malgraŭ Z. sukcesis en la Unua Kongreso (1905), sankcii per fama deklaracio la netuŝeblecon de la Fundamento, amaso da reformemuloj kiuj ĉiam abundas inter ni, apogitaj pro malfeliĉe sociopolitikaj cirkonstancoj kaj samtempe de scienculoj kiuj neniam ame rigardis la aferon E-o, skismigis (1907) la tutan Movadon, inter kleruloj kiuj akceptis Idon (pensante sendube ke la nova planlingvo estus pli perfekta des pli ĝi alproksimiĝas al la latina), disde la tuta parolanta popolo kiu lojale persistis apud E-o. Laŭ trafa onidiro «E-o restis do, kvazaŭ armeo sen ĉefoj kaj Ido kvazaŭ ĉefoj sen armeo».

Tiu nova situacio efikis mizere sur ambaŭ aspektoj de la planlingva Movado: la natura kaj necesa kontinueco inter la popolo parolanta (nepra grundo por la lingva vivdaŭro) kaj la klera avangardo (necesa por evoluigi, instrui, kaj perfektigi la lingvon) restis frakasita.

Tamen E-o daŭrigis sian vojon per famaj aŭtoroj kiel Kalocsay (aŭ Waringhien mem ), sed la fakto laŭ kiu la unua estis de komence tiom kritikita eĉ polemikita pruvas la vundon en kiu la esperantista popolo restis post tiu detranĉado.

Eĉ Z. iĝis aparte konservativa antaŭ tiom da kleruloj kiuj fiere kaj perfide deflankiĝis de la Fundamento kaj de la propa lingva spirito, ĝis punkto ke lia filozofio foje aspektas ne klara. Lia frazo : «ĉu ni kunvenas al la Kongresoj por paroli pri esperantaj lingvaj demandoj? NE!» – ĉiam ŝokis min.

Kaj efektive ĉi-ĉio alkondukis nin al la

Página 9 del original
Página 9 del original

bedaŭra stato difinita de Manders en 1950: «Estas ne kontestebla fakto ke la E-o-Movado en la lastaj dudek jaroj ne faris rimarkindajn progresojn».

Kaj ni povus demandi kio okazis pri la pasintaj kaj gloraj revuoj Suda Stelo aŭ Monda Kulturo?. La tre interesa «Bulgara Esperantisto» mem, kiu antaŭ du, tri jaroj ni plezure ricevis, tute malaperis tuj post la freŝa «debaklo» de la Mez-Oriente Eŭropaj ŝtatoj. Inkluzive niaj konataj samideanoj agnoskas la novan krizon kiel generacia krizo, dum aliaj opinias ĝin struktura. Sed, ĉu ĝis kiam? ĉu eblas imagi novan generacion de junuloj, ne apartenantaj al la laborista medio sed ĵus elirintaj de Liceo aŭ Universitato, kiuj iam interesiĝos pri E-o? Ĉu vere la Esperanta Gramatiko (kiu efikas kvazaŭ signiloj aŭ limŝtonoj, por orienti sin inter kiuj esperas interkompreniĝi per la nova lingvo aŭ simple taŭgas kiel nepra instrumento por verki almenaŭ unu seneraran leteron) daŭrfuture aspektos kiel nura bagatelo?

Verŝajne kaj espereble la nuna vizaĝo de Esperantismo, en proksima futuro malaperos. Profesoroj el unu el niaj universitatoj strebas nun aktualigi novajn metodojn por instrui altlerneje E-on. (Kaj atentu! La universitatuloj neniam nomis nin «esperantistoj» sed «esperanto-uzantoj»! ). Kaj dum la pasinta Universala Kongreso en Valencio mi rimarkis ke la akademianoj ĝis nun iomete dormemaj, ekkonscias pri sia grava rolo (ege bezonata de multaj esperantistoj), kaj la horo de la vekiĝo jam sonis. Ili planis kolokvon pri la «Estonteco de la lingvo E-o» en Prago dum la venonta julio (1994). Kiom el ni alestos kaj partoprenos en tiu evento?

Aliflanke, ignori niajn antikvajn klerajn herezulojn, hodiaŭ transformiĝintaj en lingvistoj, (kiuj propre celas eltrovi leĝojn laŭ kiuj la homa penso evoluas de la prahistoriaj kaj primitivaj popoloj ĝis la nunaj plej disvolviĝintaj) havas, ekde nun, neniun futuron por ili kaj por ni, kaj la paco inter la du malnovaj branĉoj de planlingvanoj, frue, malfrue, fate efektiviĝos.

Valencio, aŭtono 1993

VALE

[BILDO p.9] Oblikve metita bildo de itala monbileto de 50000 liroj («LIRE CINQUANTAMILA», «BANCA D’ITALIA», seria numero BD 313814 W), kies portreto montras barban viron kun rondaj okulvitroj kaj papilia kravato. Ĉirkaŭ la bildo, en dikaj oblikvaj literoj, la surskriboj «Honore al nia Majstro» supre kaj «Fare de Itala Banko» sube. Sub la bildo, malgranda ornama vinjeto.

15.07.-21.07.1994.

Jurisich Miklós kisérlei gimnázium

Köszeg

[BILDO p.9] Ronda emblemo: en ĝia ekstera cirklo la vortoj «INTERNACIA · JUNULARA · SEMAJNO», meze la literoj «IJS» sur radia stelo, kaj sube inter du steletoj la vorto «HUNGARIO».

Organizas. Hungara Esperanto-junularo

Naturo + pura, freŝa aero + …

… + esperanta etoso + =

IJS ’94

H-8901 Zalaegerszeg, pk. 236

+36-92-318113 (mesaĝregistrilo)

Página 10 del original
Página 10 del original

PRI ESPERANTAJ VERBOJ: MEDIALA VOĈO AŬ MEDIALO

UNUA PARTO: Montri erarojn ne estas ofende sed instrue kaj stimule. (L. Mimó Queralt).

Dediĉita al S-ro Johano A. Giménez.

Dum antaŭaj jardekoj, kune kun kleraj esperantistoj kiuj flue kaj korekte parolis en E-o (nivelo atingita sendube post tralegado de klasikaj tekstoj), personoj fremdaj al nia Movado ridindigis, mokis kaj neis eĉ lingvan rangon al E-o. Sed hodiaŭ kiam iu ajn civitano scias jam ke E-o estas tiel nobla kiel aliaj lingvoj, inkluzive la klasikaj, kiom da personoj kapablas skribi almenaŭ unu leteron sen apenaŭ eraroj?

Akcepti lingvan rangon por E-o signifas ke la I.L. havas proprajn karakterizaĵojn kiuj difinas ĝian privatan personecon. Laŭ tio, lerni E-on postulas kapabli tiujn apartaĵojn kaj evidentas ke kiuj limigas sin transloki rekte kaj laŭpense la nacilingvan dirmanieron per esperantaj vortoj, absolute ne regas la lingvon.

«Por proprigi al si E-o-stilon ne ekzistas pli bona rimedo ol legi kaj relegi bonstilajn verkojn», asertas Faulhaber post skribi libron pri stilo sen klarigi la kialojn de siaj konsiloj, ĉar tion fari signifus verki Gramatikon, kiu ĉiam agacis la esperantistajn orelojn:

Gramatikon mi ne konas

Kaj Gazeton ne abonas…

Vi jam scias…

Nun mi kuraĝus diri ke la uzo de la medialo estas la plej bona mezurilo por nur vidfrape taksi la stilon de niaj verkistoj, tradukantoj aŭ laŭokaze de la libro kiu hazarde falas en niajn manojn. Ĉar efektive kiu regas la medialon ege konas eĉ la fundamentojn de nia lingvo:

Ekz: Se vi, leganto, serĉas en vortaro la verbon «naskiĝi», ĝin probable vi ne trovos, ĉar ĝi estas medialo de «naski». Kaj la pasiva participo de «naskiĝi» estas ne «naskiĝinta» sed «naskita». Tiu escepto devenas de la greka lingvo, kies verboj foje varias la signifon laŭ sia konjuga voĉo, jen aktiva, jen mediala.

SED, KIO ESTAS MEDIALO?

«MEDIALO ESTAS NURA PASIVO IELE MALLONGI-GITA». (En ĉiu kazo meza inter pasivo kaj aktivo).

Por uzi la pasivon, en mia pasinta ĉapitro, mi priskribis du kondiĉojn:

  • Ke la agato estu pli grava ol la aganto. (La agato do, restas subjekto kaj sekve NENIAM KUNPORTAS AKUZATIVON!).

  • Ke la aganto, ĉi konservata kiel adjekto, ĉiam restu jen esprimita, jen subkomprenata.

Ekz: «Se aŭtoritata Kongreso decidos fari tiajn ŝanĝojn… tiuj ŝanĝoj estos faritaj». ( Z )

Rimarku la uzon de la pasiva: «tiuj ŝanĝoj estos faritaj» tute praviga, ĉar la aganto: «aŭtoritata Kongreso» apudestas aŭ facile sub-kompreniĝas.

SED NI UTILIGAS MEDIALON , NUR KIAM ESTAS MALFACILE RIMARKI, MENCII AŬ PRECIZIGI LA AGANTON, AŬ INTENCE NI VOLAS IGNORI ĜIN.

Ekz: Ŝi restis denove sur fora insuleto «perdiĝinta» en la maro. (Srdj Arandjelović).

La aŭtoro pravigas medialon «perdiĝinta» ĉar nenie aperas la aganto de «perdi».

Sed tute kontraŭe okazas kun:

Página 11 del original
Página 11 del original

«La membroj de la UEA – anoj konsistigas nur onon de la tuta esperantistaro, kies nombro «kalkuliĝas» inter centmiloj kaj pluraj milionoj».

-Aŭ kies nombron ni povas kalkuli inter… (persone)

-Aŭ kies nombron oni povas kalkuli inter… (nepersone)

-Aŭ kies nombro povas esti kalkulata inter… (pasive)

Vidu do, kiel ekzistas pluraj eblecoj eĉ pli bonaj ol medialo, ĉar la aganto de tiu frazo estas facile divinebla. Ĉi tie la medialo ne estas praviga.

Same okazas kun la serio:

-La sangodonoj savas ĉiujare multajn vivojn

-Multajn vivojn savas ĉiujare la sangodonoj

-Multaj vivoj estas savataj ĉiujare de la sangodonoj

-Multaj vivoj saviĝas ĉiujare, dankon al la sangodonoj.

Kiun formon vi elektus kiel la plej bona?

TIEL DO, ĈE LA MEDIALO:

A.- LA MEDIALO ĈIAM POSTULAS SUBJEKTON:

Absolute NE akceptebla la frazo: «Proponiĝis ke»… Dirmaniero korekta estus : «Ni proponis ke…»,«Oni proponis ke…»

B.- LA SUBJEKTO – agato – ĈIAM RESTAS KIEL PASIVA SUBJEKTO:

Tute ne akceptebla la frazo: «Ili prokrastiĝas alporti la ves-permanĝon», frazo miskonstruita, ĉar konsistas en laŭvorta traduko de la kastilia «Se retrasan en traer la cena».

C.- LA AGANTO NENIAM APERAS, NEK ESPRIMITA NEK SUBKOMPRENATA: Tial, fojfoje, SED ĈIAM ERARE, la subjekto samtempe simulas kvazaŭ aganton (t.e. refleksivo).

Ekz: «La pordo fermiĝis».

Kompreneble la pordo ne fermis sin, do ni, ĉi tie, facile povas diferencigi medialon disde refleksivo. Sed, bedaŭrinde, tia cirkonstanco ofte kaŭzas en la esperantistoj konfuzon inter «sin-formoj kaj iĝ-formoj». EĈ INKLUZIVE MULTAJ OPINIAS KE LA SUFIKSO «Iĝ» REFLEKSIVIGAS LA VER-BOJN, KIO ESTAS ABSOLUTE NE VERA !

DO, LA PLEJ BONAJ UZOJ DE «IĜI» ESTAS: (memoru, la subjekto ĉiam pasiva)

A.- KIAM LA SUBJEKTO KONSISTAS EN PERSONOJ AŬ ANIMATAJ ESTAĴOJ: Kompreneble, kiel tiuj subjektoj oftas kiel agantoj, la sinsekvaj verboj prenu ne medialon, SED REFLEKSIVON:

Ekz: Oni ne diru «Mi kaŝiĝos» sed «mi kaŝos min».

1.- Tamen tiaj subjektoj prenas medialon ĈE AŬTOMATAJ KAJ SPONTANAJ AGOJ ĈIAM SENVOLAJ:

Ekz: Mi vekiĝas ĉiutage je la oka.

la infano ruĝiĝis, paliĝis aŭ teruriĝis.

la oldulo malsaniĝis sed poste resaniĝis eĉ rejuniĝis:

2.- ESCEPTON AL TIU REGULO PLENUMAS ĈIUJ VERBOJ «ne propaj» sed DEVENANTAJ DE ADJEK-TIVOJ AŬ SUBSTANTIVOJ:

Ekz: La infano alproksimiĝis, la lernanto ekzameniĝis, mia amiko esperantiĝis, k.t.p. Ĉe verboj enlitiĝi, ellitiĝi, enbuŝiĝi k.t.p.

3.- Por eviti «ĈIRPADON» mi ĉiam preferas konsideri REFLEKSIVAJ la verbojn: Fianĉigi sin, riĉigi sin, streĉigi sin, dediĉi sin, ŝanĝigi sin k.t.p.

4.- Pri «Naskiĝi», «edziĝi», «enamiĝi» NENIAM AKCEPTU ILIN KIEL AKTIVAJ, SED TUTE KONTRAŬE, MEDIALAJ, (t.e. pasivaj) laŭ proverbo: «EDZIĜO KAJ MORTIĜO ALVENAS SEN PRETIĜO».

Laŭ tio, mi pensas ke neniu rajtas ŝanĝi la prepozicion «KUN» de la FUNDAMENTO: «Ŝi edziniĝis «KUN» sia kuzo, kvankam ŝiaj

Página 12 del original
Página 12 del original

gepatroj volis ŝin edzinigi «KUN» alia persono». (Ekzercaro 39).

Tia ŝanĝo «KUN» per «AL», estas senkaŝe maskliga aŭ viriniga moro.

B.- Ĉe SUBJEKTOJ NE ANIMATAJ: Ĉar tiuj subjektoj ne oftas agi, ni, ĉi tie, ne utiligos refleksivon. La uzo de la medialo estas, antaŭ tiuj subjektoj, praviga ĉar la verkanto intencas ilin vivigi, eble por eviti sian propran respondecon.

Ekz: La ŝraŭbo tordiĝis.

La glaso rompiĝis.

La pordo fermiĝis.

La ŝtono ruliĝis.

Tiel do, kvankam nur teorie ĉiuj verboj prenas medialon, arto por bone utiligi tiun voĉon dependas de tio:

1.- Estas verboj kiuj facile prenas medialon: «komenci», «fini»:

Ekz: «Baldaŭ komenciĝos la laboro de nia kongreso».

2.- Estas verboj kiuj kutimas preni refleksivon ĉe personoj kaj medialon ĉe objektoj:

Ekz: «La homo turnis sin», sed «la tero turniĝas».

«Li ne limigis sin lerni E-on », sed «lia tuta kampanjo ne limiĝis al Usono sed atingis aliajn landojn».

3.- Estas verboj kiujn de komence Z. utiligis refleksive: «Trovi sin», «interesi sin», sed la posta evoluo de la lingvo konsekris ilin mediale: «troviĝi», «interesiĝi».

FINO DE LA UNUA PARTO.

TITOLO DE LA DUA PARTO: «ĈIRPADO DE IĜI».

Valencio, aprilo 1994

VALE

[REKLAMO p.12] DEZIRAS KORESPONDI

Jan Talik. Ul. Sloneczna 19/57.32-050 SKAWINA, POLLANDO.

[REKLAMO p.12] OFICIALA VIDEO FILMO

78-a UNIVERSALA KONGRESO

La oficiala kvar-hora video-filmo de la 78-a Universala Kongreso, okazinta en Valencio, en 1993, estas aĉetebla en Grupo Esperanto de Valencia, kontraŭ 5.000 pesetoj, kun sendokosto.

MENDU ĜIN TUJ !!!

[BILDO p.12] Fotografaĵo de VHS-videokasedo kun blanka etikedo, sur kiu legiĝas — malklare — «78a Universala Kongreso de Esperanto[?] / Palacio de la Música[?] / Valencio 24 – 31 de Julio 1993».

MENDU ĜIN TUJ !!!

Página 13 del original
Página 13 del original

[La paĝo estas eltondebla aliĝilo: punktita linio kun tondilsimbolo kuras laŭ la maldekstra kaj supra randoj.]

53a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO

[BILDO p.13] Nigra silueta desegnaĵo de viro kun larĝranda ĉapelo, manoj sur la koksoj, portanta transverse ŝultran portostangon el kies ambaŭ finoj pendas per ŝnuroj du plataj korboj.

MÁLAGA, 16a—21a DE JULIO 1994

ALIĜILO N-RO……

(BONVOLU SKRIBI TAJPE AŬ PRESLITERE)

Familiaj nomoj . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

Antaŭnomo, s-ro/s-ino/f-ino (1) . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

Aĝo (2) . . . . . . . . . . . . . Profesio (2) . . . . . . . . . . . . . .

Adreso . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

Urbo . . . . . . . . . . . . . Poŝtkodo . . . . Provinco (3) . . . . . . . .

Mi aliĝas al la 53a Hispana Kongreso de Esperanto kaj sendas per poŝtmandato, ĉeko aŭ banko la jenan sumon:

Kiel kongreskotizon en kategorio . . . . . . . . . . ptojn

Kiel kongresdonacon . . . . . . . . . . . . . . . . . . ptojn

ENTUTE: . . . . . . . . . . ptojn

Plenigu apartan aliĝilon por ĉiu familiano samtempe aliĝanta

(1) Forstreku la nevalidan

(2) Nur por statistiko

(3) Eksterlandanoj menciu la landon

Por uzo de la administracio:

Pago ricevita Konfirmilo sendita Loĝejo mendita

Página 14 del original
Página 14 del original

KONGRESKOTIZOJ

ĜIS: 31-1-94 31-3-94 30-6-94
1. Kongresano 3.500 3.700 4.000
2. Kongresano (membro de HEF) 3.000 3.500 3.700
3. Kunul(in)o (f) de kongresano 2.000 2.300 2.500
4. Membro de HEJS (ĝis 30 j.) 1.500 1.700 2.000
7. Eksterlandanoj 3.500 3.700 4.000

Membro de HEF—HEJS n-ro:…….

Rimarkoj:

a) Plenigu la aliĝilon kaj sendu ĝin al Andaluzia Esperanto Unuiĝo. (KONGRESO). Poŝtkesto 864, E-29080-Málaga. Hispanio.

b) Sendu la kotizon al «Asociación Andaluza de Esperanto», Konto n-ro 17.160.710 de Caja Postal de Ahorros. Nepre skribu la vorton Kongreso apud la familia nomo de la kotizanto.

c) La kotizo ne estas repagebla, eĉ se la aliĝinto ne partoprenas en la kongreso.

d) La aliĝilon oni pritraktos nur post la ricevo de la koncerna pago.

e) La rabatitaj kotizoj (2) kaj (4) validos nur se la kongresano efektive pagis la kurantajn kotizojn de HEF aŭ HEJS.

f) Kunul(in)o= homo loĝanta kun aliĝinto.

Página 15 del original
Página 15 del original

LA BILDKARTO EL HISPANIO

[BILDO p.15] Nigra-blanka foto en la supra parto de la paĝo: la valencia bildo de la Virgulino de la Forlasitoj (Nuestra Señora de los Desamparados), staranta kun la Infano en la brakoj, en riĉe brodita mantelo, kun kronoj sur ambaŭ kapoj kaj kun aŭreolo el steloj ĉirkaŭ la kapo de la Virgulino, sur malhela fono.

Sur tabl’ mia kvazaŭ kolora vitralo, troviĝas bildkarto el fora Hispani’… Je svelta botelo apogita staras kaj floraromoj leviĝas super ĝi.

Sur bildkart’ la Madono kun Fileto Sia, en stel’ aŭreolo kiel vera trezor’… Trista estas vizaĝ’ malhela Ŝia, la zorgoplenan frunton dekoras ora kron’.

[BILDO p.15] Duobla horizontala linio, kiu apartigas la du unuajn kursivajn strofojn disde la cetero de la poemo.

Estis tagmezo hispana sunplena, floroj de oleandroj ĝenis la okulojn… En avenuoj palmoj pro l’ varm’ svenas sub sun’ freneza dormas urbaj muroj…

Sur la Placo Virgen, en sunplena kiel oranĝ’ matura Valencio, bazilik’ en varma de Levanto spiro, sablokolora, sepia…

En presbiterio, sur piedestalo alta kvazaŭ en ora arko, sub la freskoj de Palomino, malhelvizaĝa kliniĝas la nobla Dipatrin’ kun la Filet’, en kies trajtoj stranga paliĝ vidiĝas…

Jen la «Nuestra Señora» – Nia Sinjorin’ ! «De los Desamparados» ! De humiligitaj kaj senhelpaj Patrin’ ! Senhejman, senarmajn, kiujn la mond’ neglektas. La Sinjorin’ de Valencio, de mezepoko jam – ĝis hodiaŭo, en kron’ kun ora stelaro, prizorgas kaj protektas.

Ho, Madono de ĉiuj, kiujn depuŝis la absolutec’ homa, el dolĉa kiel migdal’ aroma malproksima Hispani’ ! La ardon de Viaj okuloj malhelaj, vokas rememore mi, kaj miaj preĝoj sinceraj…

Leszek Legowski

(tradukis esperantlingven Urŝula Tupajka)

Página 16 del original
Página 16 del original

KANTO AL VALENCIO

[BILDO p.16] Nigra-blanka foto en la supra dekstra angulo: valencia placo kun la okangula sonorilturo Micalet kaj la katedralo, ĉirkaŭataj de konstruaĵoj, arboj kaj parkumitaj aŭtoj.

Josep Mª Bayarri (1886 – 1970)

Ora ĉefurbo grandioza kaj splendora, la tuta mirinda lum’ de l’ ĉielo estas aŭreolo de via rava ensorĉo.

Spirito civila amo kaj poezio, ĉarma kaj bela buked’ de rozoj, animo kaj muskolo por la sankta labor’.

Endas vivi en via ĝoj’ kaj nutri sin ĉe ĝi, endas senti sin filo el kernoj viaj por kompreni, ho ! Patrin’ kion vi valoras.

Ibera kaj greka, latina kaj gota, maŭra, kristana kaj ĉiam valencia! Historion vi faris el via propra sang’.

Salut’ ! Urbo bela kaj de gracio plena kaj granda kaj sankta kaj je espero forta ! Amo, sango kaj oro. Ho ! Urbo ĝentila !

Endas trinki vian sunon, por tute ĝui vin, fandiĝi en viaj ĝardenoj, havi virinon via, por doni al ŝi animon kaj sangon

Kaj en via sino, sunan tagon kaj nokton helan. Por plie ĝui vin… endas morti kaj enterigi sin en viajn viscerojn !

El la valencia esperantigis

Ulekso – Vale

[BILDO p.16] En la malsupra dekstra angulo: nigra ornama vinjeto el volvitaj foliaj arabeskoj, kun ondeta linio kiu eniras ĝin de maldekstre.

Valencia Luno n.º 40 (octubre de 1995)

Texto completo del número 40 de Valencia Luno, el boletín del Grupo de Esperanto de Valencia, de octubre de 1995: 17 páginas transcritas del original.

Portada de Valencia Luno n.º 40, octubre de 1995.
Portada de Valencia Luno n.º 40, octubre de 1995.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1995_n40_okt

Qué tiene de especial este ejemplar

  • El número se contradice a sí mismo sobre el congreso de Salou: la portada anuncia el «53a KONGRESO DE HEF», mientras que la página 2 escribe «54-A HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO: Salou, 9a-12a Novembro 1995» y, más abajo, «Por la 54a Kongreso de HEF en Salou». Se trata de la misma convocatoria y de las mismas fechas. La portada del número 39 (1994) ya había dado el número 53 al congreso de Málaga.
  • El ejemplar no lleva índice ni sumario: ninguna página lista el contenido del número.
  • Varias colaboraciones son más antiguas que el número y lo dicen ellas mismas: el artículo sobre la torre de Calatrava (p. 3) habla de unas obras que empezarán «fine de la nuna jaro (1994)», el artículo gramatical (p. 5-6) se cierra con «Valencio, Septembro 1994», el poema de Pascual Pont (p. 8) con «Decembro 1987» y el cuento de VALE (p. 14-15) con «Valencio Paskon 1993».
  • La página 7 es una plana entera de notación musical manuscrita, no compuesta en imprenta: «La Vojo.», con el título caligrafiado y subrayado, las atribuciones escritas a mano a la derecha («Teksto: L. L. Zamenhof / Muziko: Félix Navarro») y la letra silabeada bajo las notas, en seis pentagramas en compás de 2/4.
  • La reimpresión de la Deklaracio pri homaranismo (p. 17) se aparta del texto conocido de Zamenhof en puntos que cambian el sentido: «multaj landoj de la malnova lando» donde el texto dice «mondo», «samgenta kaj sendoktrina komunumo de liberkredanoj» donde dice «sengenta», «deversaj gentoj» por «diversaj» y «mia mia lingvo gepatra», con la palabra duplicada.
  • Esa misma página 17 no da firma ni fuente de la Declaración: solo lleva el título y el subtítulo «(Privata propono nedeviga por la homaranismo)».
  • La página 16 es la única que no va en esperanto: reproduce en facsímil el anuncio en castellano del curso del C. E. P. A. «Reina Doña Germana», impreso sin acentos («miercoles», «Sofia», «METODOLOGIA», «videos», «casettes»), con el sello redondo oficial del centro —Conselleria de Cultura, Educació i Ciència de la Generalitat Valenciana— estampado abajo a la derecha.
  • En el cuento de Rubén Darío (p. 10) el nombre de la protagonista sale una vez en minúscula, «Legendo asertas ke salomea mortis», mientras que en el resto de la página se imprime «Salomea».

Qué hay en este número

p. Título Idioma Firma
1 [Kovrilo: «53a KONGRESO DE HEF» kaj «3a INTERNACIA KULTURA KAJ TURISMA ESPERANTO-SEMAJNO», en Salou (Tarragona)] epo
2 [Kolofono] epo
2 VENONTAJ KONGRESOJ epo
2 OFICIALA VIDEO FILMO — 78-a UNIVERSALA KONGRESO epo
3 LA TRIA TURO EL LA MONDO BALDAŬ EN VALENCIO epo Raporto de SEMPERE – VALE
4 KRISTNASKA LOTERIO epo
4 JARKOTIZO epo
5–6 PRI ESPERANTAJ VERBOJ: ĈIRPADO DE IĜI epo VALE
7 [Partituro: «La Vojo.»] epo Teksto: L. L. Zamenhof; muziko: Félix Navarro
8 INVITO AL ESPERANTA TAGO epo Paskalo Pont
9 ESPERANTA TAGO — LA TAGO POR PRAKTIKI ESPERANTON epo
9 DEZIRAS KORESPONDI epo
10 LA MORTO DE SALOMEA. RUBEN DARIO (1867-1916) epo Traduko de VALE
11 INSTRUADO epo
11 LERNKASEDO epo
11 BERNABEU OMAĜITA epo
11 REVENO EL SLOVAKIO epo
12–13 KIAL DO, NE PAROLI PRI RIZO? epo J. AÑÓ
14–15 Mi ŝtelis la bildon (Rakonto de esperantista etoso) epo VALE
16 CURSO DEL IDIOMA INTERNACIONAL ESPERANTO spa C. E. P. A. «Reina Doña Germana»; profesor: Augusto Casquero
17 Zamenhof: Deklaracio pri homaranismo (1913) epo

El boletín, entero

Página 1 del original
Página 1 del original

[BILDO p.1] Kapo de la bulteno: blanka surskribo «VALENCIA LUNO» sur nigra (verda) rektangulo, kun desegnaĵo de la Torres de Serranos maldekstre, granda luna duoncirklo ĉirkaŭ la komenca «C» de «VALENCIA» kaj kvinpinta stelo dekstre de «LUNO».

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

53a KONGRESO DE HEF

9a-12a de novembro de 1995

KAJ

3a INTERNACIA KULTURA KAJ TURISMA ESPERANTO-SEMAJNO

4a-11a de novembro de 1995

en Salou (Tarragona)

[BILDO p.1] Alta-kontrasta nigra-blanka foto de Salou: larĝa marborda promenejo kun palmoj kaj lampostoj, la plaĝo kaj la konstruaĵoj de la urbo malantaŭe.

Sub aŭspicio de HISPANA ESPERANTO-MUZEO

Página 2 del original
Página 2 del original

VENONTAJ KONGRESOJ

54-A HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO: Salou, 9a-12a Novembro 1995.

3a INTERNACIA KULTURA KAJ TURISMA ESPERANTO-SEMAJNO: Salou, 4a-11a de Novembro 1995, sub aŭspicio de Hispana Esperanto-Muzeo.

KULTURAJ ESPERANTO-TAGOJ: Poprad (Slovakio), 17a-19a Novembro 1995.

SANKT-NIKOLAA ESPERANTO RENKONTIĜO: Zakopane (Pollando), 1a-3a DEcembro 1995..

********

Noto: Por la 54a Kongreso de HEF en Salou, Valencia Esperanto-Grupo ricevis oferton de vojaĝ-agentejo, por restado en tristela hotelo de Salou, kun plena pensiono, 8.100 pesetoj por la tri tagoj (2.600 tage), en dulita ĉambro, kaj 9.900 pesetoj en unulita ĉambro. Tiu prezo validas nur por grupo de minimume 20 personoj. Se vi havas intereson, vonvolu kontakti nin tuj por mendi vian ĉambron.

[BILDO p.2] Malgranda ripeto de la kapo de la bulteno: «VALENCIA LUNO» kun la turo, la luno kaj la stelo, super horizontala linio.

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

Gran Vía Fernando el Católico, 45- 3ª Tno. 384 96 16 c/c Nº 0.017.830.370, Caja Postal, Pz. España. 46008 VALENCIO (HISPANIO)

MEMBRAJ ASOCIOJ:

Valencia Esperanto Grupo Gran Vía Fernando el Católico, 45- 3ª Tno 384 96 16 Fakso 384 96 16 BANCAJA Konto 0009.310.116.9604

Grupo Esperanto de Alicante C/ San Fernando, 39, 03001 ALICANTE

Ĉiam Esperanto C/ General Primo de Rivera, 6 CP 03360 CALLOSA DE SEGURA (Alicante)

Lumradio Casa de Cultura, Blasco Ibáñez 8 46380 CHESTE (Valencia)

Asociación Juvenil «Juna Suno» Avd. de la Vega 4-4º B 0330 ORIHUELA (Alicante)

Redaktoroj kaj kunlaborantoj: VALE Johano Antono Giménez

Help-kompostistoj: José Añó Belda Francisco Ventura

NOTO: Pri la enhavo de la artikoloj respondecas la aŭtoroj mem.

Depósito legal V-1583-1983.

N-ro 40, Oktobro 1995. Prezo 100 p.

OFICIALA VIDEO FILMO

78-a UNIVERSALA KONGRESO

La oficiala kvar-hora video-filmo de la 78-a Universala Kongreso, okazinta en Valencio, en 1993, estas aĉetebla en Grupo Esperanto de Valencia, kontraŭ 5.000 pesetoj, kun sendokosto.

MENDU ĜIN TUJ !!!

[BILDO p.2] Foto de VHS-videokasedo kun etikedo, kies teksto estas preskaŭ tute nelegebla; nur legiĝas la lasta linio, «Valencia 24 – 31 de Julio 199[3?]», kaj eta emblemo maldekstre.

Página 3 del original
Página 3 del original

LA TRIA TURO EL LA MONDO BALDAŬ EN VALENCIO

Ege baldaŭ, pluraj el la plej agopovaj hispane entreprenoj konkuros por la jam prilaborita projekto kiu laŭ kosto, splendoro kaj grandeco defias la valencian estraton ĉe la certe plej grava kontrakto de la nuna jarcento.

Ni parolas pri la «Nova Urbo por scienco kaj Teknologio » baldaŭ ekkonstruota en Valencio kaj kies pli urĝa elemento estas la Nova Turo por Telekomunikoj, desegnita de Santiago Calatrava.

Tiu Turo konsistas je giganta ŝpinilforma anteno je proksimume 230 metrojn, kiu vertikale kuŝanta sur grandega tripieda subtenilo (siavice atingonta 200 metrojn) kunformos kolosa Monumento simila al apacraketo en sia propa subtenbazo. Al onstruaĵo kiu ĝuste atingos 328 metroj alta (unu metron pli ol la mita Empire State de Nov-Jorko) estos la plej alta el la mondo krom tiuj de Toronto (553 m.) kaj Moskovo (537m.) kaj ĝia bildo probable restos kiel simbolo de la Valencia ĉefurbo aŭ komunumo.

Unue, Calatrava pensis konstrui korbele la antenon aparte kaj memstare de la subtenbazo; tio simpligus kaj rapidigus la kolosan operacion. sed kiel poste alĝustigi ambaŭ kunmetaĵojn? Ĉu per apuda konstruo de la plej ĝis nun, imagiĝinta kaj mamuta gruo? Post ripoza konsiliĝo, ŝajnas preferinde agi laŭkutime al la ordinara procezo por tiuj komunik-turoj, nome: konstrui sinsekve kaj senĉese de infre ĝis supre.

La projekto certe, ampleksas aliajn lotojn kiel Planetarion, Duon-sferan kinejon, Muzeon pri Scienco kaj la tutan Urbanizadon de ĉiuj ĉirkaŭoj. Tio signifas ke principe, pluraj entreprenoj povus samtempe partopreni en tiu monumenta konstruaĵo sed la financado havas siajn proprajn postulojn kaj koncernas la eblan prokrastiĝon de tiuj diversaj lotoj.

Efektive, la budĝeto por la tuta projekto atingos 25.000 mimionojn da pesetoj, el kiuj 18.000 milionojn, kostos nur la Turo. Laŭ ĝenerala opinio, la Turo mem estas urĝe preferinda kaj ĝia anteno kaj stativo kapablos loki la plej gravajn kontirojn por ĝeneralaj negocoj kiuj kompreneble estos financitaj de privata iniciativo. La Kinejo kaj Planetario estus konstruitaj sekve. Ĉar por ilia financado, la regiona trezoro[?] elspezus nur 25 aŭ maksimume 30 procento el ilia tuta kosto. Tamen por la Muzeo tiu elspezo atingos eĉ 70 procento.

La konstruado komencigos fine de la nuna jaro (1994), aŭ komence de la venonta, daŭros entute tri jarojn, kaj ĝiaj servoj ekfuncios dum 1998. Ili raciigos, ordigos kaj derte plibonigos la tutajn radioelektrajn komunikojn.

Raporto de SEMPERE – VALE.

Página 4 del original
Página 4 del original

KRISTNASKA LOTERIO

*******************

Denove, kiel kutime, Valencia Esperanto-Grupo partoprenas en tradicia kristnaska loterio, kiel helpo al sia ekonomia bilanco.

Vi povos aĉeti ĝin aŭ preni por disvendi inter viaj familianoj, amikoj, kolegoj, ktp, merkrede de la sepa ĝis la naŭa horo vespere.

[REKLAMO p.4] GRUPO ESPERANTO DE VALENCIA / Cursos Trimestrales todo el año. / Lunes, miércoles y viernes. / Horario: 19-20 y 20-21 h. / G. V. Fernando el Católico, 45, 3.ª / Teléfono (96) 384 96 16 / 46008 VALENCIA

[BILDO p.4] Faksimilo de loteria bileto: «LOTERIA NACIONAL / SORTEO NAVIDAD — Interesa CIENTO SESENTA pesetas en el número — 0 7 2 7 4 — Sorteo del día 22 de diciembre de 1995 — Depositario — Pagos: Lunes y Miércoles de 17 a 19 h. — Son 160 pesetas — Todo talón roto o enmendado es nulo. Caduca a los 3 meses. — Nº 02487».

JARKOTIZO

Ĉu vi jam pagis vian jaran abonkotizon al la Valencia Esperanto-Grupo por 1995?.

Rememoru ke ĝi estas 3.000 ptoj. por plenrajta ano, kaj 1.500 ptoj. por subtenananta membro, kaj vi povas pagi ilin per banko al la konto:

BANCAJA Urbagentejo nº 9- Fernando el Católico konto nº 0009 3101169604 Valencia Esperanto-Grupo

Por tiuj malmultaj samideanoj kiuj ofte forgesas la jarkotizon, nun estas taŭga momento por pagi la jaron por 1996, kaj kovri la ŝuldon de 1994.

Página 5 del original
Página 5 del original

PRI ESPERANTAJ VERBOJ: ĈIRPADO DE IĜI

Dua parto:

ATENTU! LA OFTA, KOMFORTA, RIPETA KAJ SENZORGA TROUZO DE LA MEDIALO ESTAS PLUMPA BALASTAĈO POR LA E-o STILO. TIU MALVIRTO, ĈIAM NEPRE EVITINDA NOMATAS «ĈIRPADO DE IĜI».

Malfeliĉe ĈIRPADO abundas en nia literaturo eĉ inkluzive ĉe famaj verkistoj. SED TIO NENIAM PRAVIGAS ĜIAN UZON:

Ekz:

1.- … tiuj personecoj disvolviĝas, senindividuiĝas kaj fandiĝas en la socia amaso. Nur linvistikoj okupiĝas pri ili…

2.- …li direktiĝas, al la sofo kaj sidiĝas…

3.- …li senvestiĝis, relaviĝis kaj endormiĝis… (vidu kiel la tradukanto eraras ĉe medialo kaj refleksivo!)

Eĉ en poemoj:

L’ okulojn nun mi fermas mole, «filtriĝas» lum’ tra la palpebroj kaj mi en lum’ mergiĝas sole

L’ okulojn nun mi fermas mola, «ekfiltras» lum’ tra la palpebroj kaj mi en silent’ mergiĝas sola

EVITU ĈIRPADON:

ANTAŬ OL METI VERBOJN EN «IĜI» KONSTATU ĈU ALIA GRAMATIKA FORMO AŬ MORFEMO ESTAS PREFERINDA:

1.- Ĉu per «sin-formoj»? Ekz: La fantomo venas, mi kaŝiĝos. La fantomo venas mi kaŝos min.

2.- Ĉu per «ek-formoj»?

Blindiga sun’ [ro?]mpiĝas kontraŭ la randoj akraj de l’ armiloj vundas per lum’ la ferajn brustkovrilojn kaj flamiĝas sur pinto de la lancoj.

Blindiga sun «ekrompas» kontraŭ la randoj akraj de l’ armiloj vundas per lum’ la ferajn brustkovrilojn kaj «ekflamas» sur pinto de la lancoj.

3.- Ĉu per «ad-formoj»? Ekz: Antaŭ ol vi – duera ulmo – «rulados» (per ruliĝos) tra rivero, valoj kaj rabinoj…

4.- Ĉu «ebl-formoj»? «En tiu periodo sentiĝis la efikoj de amerikaj indianoj…»

«En tiu periodo senteblis la efikoj de amerikaj indianoj…»

Página 6 del original
Página 6 del original

«Nun la afero povas solviĝi favore al Hispanio…» «Nun la afero estas solvebla favore al Hispanio…»

5.- Kiam la afero estas ebla, ni anstataŭu verbojn en «iĝi» per verboj ne-pronomumaj aŭ ne-transitivaj:

Ekz: «Kiam la valencianoj «grupiĝis» en Asocio, en nia urbo «renaskiĝis» la Esperanta Agado kaj tuj poste «refondiĝis la H. E. F .». «Kiam la valencianoj kunvenis en Asocio, en nia urbo ekfloris la E.- Agado kaj tuj reaperis la H. E. F.»

ĈAR MEDIALO ESTAS PROPE PASIVA, VERBOJ NE TRANSITIVAJ KIUJ NE RAJTAS PASIVON, ANKAŬ NE RAJTAS MEDIALON:

Do, neniam : enuiĝas aŭ ĝojiĝas sed enuas kaj ĝojas…

Ne sidiĝas sed eksidas, ne endormiĝi sed ekdormi…

Ne vivita aŭ viviĝinta, okazita aŭ okaziĝinta, ne sidita aŭ sidiĝinta sed vivinta, okazinta, sidinta aŭ sidanta…

Ne situita aŭ situiĝinta sed situinta aŭ situanta…

OFTA MALVIRTO ESTAS UTILIGI MEDIALON ANSTATAŬ PASIVO:

Ne: «Al la valoroj esprimiĝantaj en la lingvo…»

Sed: «Al la valoroj esprimataj en la lingvo…»

KAJ FINFINE MEMORU TRI BONAJN KONSILOJN PRI MEDIALO:

1.- Utiligu medialon kiel eble malplej ofte.

2.- Utiligu medialon nur kiam estas nepre necesa: Por ni latinoj ĉiam preferinda la pasivo.

3.- En la paragrafo ĉiam regu ekvilibro inter la diversaj gramatikaj formoj:

Ekz: … Kaj iom post iom, la novbakita esperantisto estas ensorbigita, en la disvastigita Movado…

… Kaj iom post iom, la nova esperantisto estas ensorbigita en la disvastiganta Movado…

… ne multaj amikoj aperadis vespernokte en la jam menciita, izolita kaj apartigita Liceo…

… ne multaj esperantistoj aperadis vespernokte en la jam menciita, sola kaj apartiĝinta Liceo…

[BILDO p.6] Nigra-blanka desegnaĵo de stako de libroj vidata oblikve: du starantaj libroj malantaŭe kaj, antaŭe, du kuŝantaj libroj, sur kies supra kovrilo brilas granda blanka kvinpinta stelo.

Valencio, Septembro 1994.

VALE

Página 7 del original
Página 7 del original

[BILDO p.7] Manskribita muziknotacio, plena paĝo. Supre, kaligrafie skribita titolo «La Vojo.», substrekita; dekstre, mane skribite: «Teksto: L. L. Zamenhof / Muziko: Félix Navarro». Sekvas ses liniaroj kun soprana ŝlosilo kaj takto 2/4, kun la teksto silabigita sub la notoj. La kantoteksto, kunmetita el la silaboj: «Tra densa mallumo briletas la celo al kiuj kuraĝe ni iras — Simile al stelo en nokta ĉielo, al ni la direkton ĝi diras. Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj, nek batoj de l’ sorto nek mokoj de l’ homoj. Ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita ĝi estas la voj’ elektita.»

Página 8 del original
Página 8 del original

INVITO AL ESPERANTA TAGO

Estas malnova kutimo en nia valencia lando ke unu tago dum la jaro oni kantu valencie niajn grandajn mirindaĵojn. Oni kunvenas folklore antaŭ sanktjozefaj festoj por aŭskulti al nia bardo diri per flamega voĉo kiu kortuŝas la aŭskultantojn: niaj inoj, la plej belaj; nia suno, la plej varma; nia maro, la plej blua; nia Luno, la plej pala; niaj festoj, la plej gajaj; niaj palmoj, la plej fleksaj; niaj oranĝoj, la plej sukaj; kaj la listo daŭras kaj daŭras per longa, longega vico kiu parolas pri niaj turoj kaj pri la gitaro maŭra, pri l’ granda rivero Turia kaj pri la barako blanka.

Mi ne kritikas la aferon. Estas kiel iu ajn maniero festi kaj montri la amon al lando de niaj patroj. Nun, tion mi rememoras ĉar foje mi opinias ke ni faras iomete same kunvenante ĉiuj, jare, dum la festo zamenhofa por ekkrii tre tremante: Esperanto, la plej taŭga; Esperanto, la plej bela; Esperanto, estas logika; Esperanto, estas neŭtrala; kaj mi salutas al ĉiuj kaj diras: ĝis la venontan!

Mi kredas ke ni devas preni pli serioze Esperanton kaj en tiu solena momento kiam ni festas la centjariĝon ni devas fari promeson komenci novan etapon por ke la mondo malkovru la taŭgecon de Esperanto.

Nun, kiam la junuloj revas pri pli solidara mondo, ni devas montri en nia vivo ke, parolante Esperanton, jam oni apartenas al nova, al vera universala rondo. Ĉar, se el ĉiuj nacioj kaj el ĉiaj popoloj fluas de homaraj gorĝoj egalaj kaj amataj vortoj, siaj eĥoj sin sinkroniĝas kaj multobligas sian sonon ĉirkaŭante la tutan Teron, farante kiel pulsobato de la novaj kunigitaj homoj.

Por ke en tiu universala sono ne manku valencian vorton, ni kunvokas jam al ĉiuj aliri al nia grupejo dum ĉiu lasta vendredo por partopreni en la festo de manĝo kaj parolado. Temas pri Esperanta Tago kiu unu foje monate faras ke ĉiuj kunvenu por praktiki Esperanton.

Paskalo Pont Decembro 1987.

Página 9 del original
Página 9 del original

Ni reprenas denove:

ESPERANTA TAGO

LA TAGO POR PRAKTIKI ESPERANTON

Merkredo 25-a oktobro 1995 7.30 vespere En nia sidejo: G.V. Fdo. el Católico, 45, 3-a.

Temo:

NOVAJ RIGARDOJ PRI LA TRANSA LINGVO

Preleganto: Pascual Pont.

Ĉu la homaro jam estas senkonscie konstruante veran, internacian, neŭtralan, logikan, precizan lingvon?. Kiun funkcion plenumas la angla lingvo, Esperanto aŭ iu ajn alia tradicia lingvo?. Kiu regas fakte tian konstruadon?.

Boneco kaj malboneco de tia proceso.

Ebleco humanece direkti tian konstruadon.

Venu al Esperanta-Tago por praktiki Esperanton, kaj ankaŭ por diskuti esperante gravajn problemojn de la lingvo kaj de la komunikado.

Sekvonta prelego:

SLOVAKIO, NATURA PARADIZO EN CENTRA EŬROPO

Preleganto: Augusto Casquero (kun projekciado de filmoj kaj lumbildoj).

Dato: Lundo, 20-a de novembro 1995, 19.30 h.

DEZIRAS KORESPONDI

Jan Talik. Ul. Sloneczna 19/57.32-050 SKAWINA, POLLANDO.

Página 10 del original
Página 10 del original

LA MORTO DE SALOMEA

RUBEN DARIO (1867-1916)

Foje, la historio ne pravas. Kontraŭe la legendo okaze veras eĉ la feinoj mem, laŭ siaj intimecoj kun poetoj konfesas kiom oni mensogis pri Mab, Brocelianda aŭ aliaj supernaturaj kaj fascinantaj belulinoj.

Rilate la antikvajn aferojn, ofte la nunaj kronistoj reciproke kontraŭdiras. Ĉi-ĉio, tial ke iu povas kredi ne vera tiun mallongan rakonton kiun mi tuj priskribas kaj kiun tradukis el la kaldea lingvo (laŭ pergameno eltrovita en Palestino) scioplena pastro, amiko mia.

Salomea, perlo de l’ palaco de Herodo, post la volupta paŝo dum la fama festeno kie dancis laŭ romana stilo kun muziko de harpoj kaj krotaloj, plenis je entuziasmo, ĝojo kaj frenezo la grandan reĝon kaj la suverenan ĉeestantaron. Bela knabo defloris ĉe la piedoj de la serpenta kaj ravanta virino girnaldon de freŝaj rozoj. Cayo Maniko, ebriema, dika kaj frandema juĝisto levis sian ĉizitan pokalon el oro, plena je vino kaj unuglute eltrinkis ĝin. Ŝvebis en tiu etoso granda eksplodo de ĝojo kaj miro.

Tiam, laŭ peto de Salomea kiel premio kaj donaco pro sia propa sukceso, la kapon de Johano Baptista la reĝo konsentis detranĉi, sed samtempe Javeo, en sia dia kolero, ellasis teruran fulmon.

Legendo asertas ke salomea mortis en frosta lago kies glacioj tondis ŝian kolon. Sed tiu morto okazis ne tiel, sed tiel ĉi:

Post tiu festeno, la ĉarma kaj kruela princino sentis sin laca. Kaj eniris en sian dormoĉambron kie situis granda kaj ebura lito, surdorse subtenata de kvar leonoj el argento. Du gajaj kaj junaj nigrulinoj de Etiopio deŝiris ŝiajn vestojn. Tute nuda saltis Salomea sur sian ripozejon kaj restis blanka kaj magie splendora sur purpura tolo kiu naive rimarkigis la rozkoloran harmonion de ŝiaj kurvaj formoj. Ridete kaj rikane, dum sentis la mildan blovon de flabeloj svingataj de siaj servistinoj, la fiera virino kun ironia sinteno, rigardis de proksime la palan kapon de Johano kiu en ora telero kuŝadis sur stativo. Sed jen subite, suferis ŝi strangan ne atenditan sufokon kaj ektime, ordonis demeti tuj de siaj brakoj kaj maleoloj ĉiujn braceletojn kaj ringojn. Urĝe estis obeata; tamen kunportis kiel koliero serpenton el oro, simbolon de l’ tempo, kies okuloj, du brilaj kaj sangaj rubenoj, blindumadis la tutan ĉirkaŭon. Tiu koliero, donaco de pretoro, kiu siavice akiris de romana metiisto, estis ŝia plej preferata juvelo.

Kiam intencis elŝiri ĝin el sia kolo, la bela dancistino spertis subitan hororon: Sur ŝia haŭto, la vipuro skuiĝadis kvazaŭ viva kaj tuj poste, sentis ŝi angore stringi pli kaj pli sian perlamotan, longan kaj molan kolon per la subtila kaj ĉiam streĉanta ringo de metalaj skvamoj.

Terurite kaj senmove la du sklavinoj staris kvazaŭ ŝtonstatuoj kiuj tamen eligis akutan krion kiam, tragedie, la kapo de Salomea, la reĝa dancistino, sangflake ruliĝis sub tiu alia, trista kaj violkolora de la antaŭanto de Jesuo.

Apud la nuda korpo kaj sur la lito purpura, plurestis enŝraŭbe la serpento el oro.

Traduko de VALE

[BILDO p.10] Nigra-blanka gravuraĵo (alta kontrasto) meze de la paĝo: sceno de la festeno de Herodo. Ĉirkaŭ tablo sidas kaj kuŝas pluraj figuroj en antikvaj vestoj; en la centro staras figuro kun etendita brako, kaj dekstre servisto tenas grandan pladon.

Página 11 del original
Página 11 del original

INSTRUADO

La instruado de esperanto en nia Grupo daŭras lunde kaj merkrede de la 19ª ĝis la 20ª. Niaj lernantoj trapasas la kurson, la du partoj:

1ª Parto: de Oktobro ĝis Januaro Kvarmonata elementa kurso Lernolibro: «Curso práctico elemental de Esperanto» de D. Félix Navarro.

2ª Parto: de Februaro ĝis Majo Kvarmonata konversacia kurso lernolibro: «Amuzaj dialogoj» de Albert Lienhardt Gvidanto: Johano Antono Giménez Aliĝu vi kaj viaj amikoj al la komenco de la koncerna parto. La grupanoj tute senpage. Por negrupanoj 2.000 ptj kaj instruiloj.

LERNKASEDO

Ĉu vi estas antikva lernanto de D. Félix Navarro? Feliĉe, ĉar vi povos ripeti, memlernante, hejme, malrapide, la saman kurson. Kiel? Nia samideano Jesús Raposo surbendigis la tutan lernolibron «Curso práctico elemental de esperanto» en kvar kasedoj. Vi povas sonkopii por a skulti ĝin, aŭ aĉeti en nia libroservo. Vi havos vian profesoron en viaj oreloj, en via hejmo, kiam vi volas.

Dankon al nia samideano Raposo tio estas atingebla.

BERNABEU OMAĜITA

Dum la pasinta tago, 3-a de septembro de 1995, okazis en Guardamar de Segura (Alicante), la tradicia kunveno de esperantistoj de la ĉirkaŭaĵoj.

Kun la ĉeesto de samideanoj alvenintaj interalie el Callosa de Segura, Alicante, Murcia, Elche, Valencia, Zaragoza, kaj Mérida, ĉiuj babilis esperantlingve, tagmanĝis en tre agrabla etoso, aerlibere, sub la pinarboj, proksime de la plaĝo, kaj duonformale kunvenis kaj protokolis sub la gvidado de s-ano Marco Botella, kaj s-ano Cabezos.

Fine de la agrabla festeneto, estis omaĝita nia kara kaj admirinda samideano Jose María Bernabeu, okaze de sia 75 jariĝo, kaj pro liaj multaj meritoj, amasa kaj konstanta laboro por Esperanto, kaj senlaca kontribuo al la plibonigo de la asocia vivo de la hispanaj esperantistoj. Ni ĉiuj prenu ekzemplon de li.

REVENO EL SLOVAKIO

Augusto Casquero kaj familio revenis al Valencio, post preskaŭ unujara restado en Poprad (Slovakio), kie ili havis eblecon konatiĝi kun multaj esperantistoj el diversaj mondopartoj, kaj ĝui la belegajn pejzaĝojn, kutimojn kaj gastamecon de la lando. Ekde nun lia adreso estos la kutima en Valencio.

Página 12 del original
Página 12 del original

KIAL DO, NE PAROLI PRI RIZO?

Christopher petis min prepari libreton por Infana Kongreseto kaj sugestis pritrakti ciper-lakton, sed tio kreskas kaj estas ellaborata en Alboraya, vilaĝo tute apuda al la ĉefurbo Valencio sed en la norda parto, kie mi neniam loĝis kaj vere apenaŭ scias pri tiu temo. Kontraŭe la kultivon de rizo mi travivis dum longa kaj grava epoko de mia propra vivo. Kial do, ne paroli pri rizo?

Efektive, marĉoj kaj riz-kampoj situas ĝuste en la suda parto de Valencio: Silla, Sollana, Sueca, ebenaĵoj forte irigaciitaj el rivero Xuquer, kie la rizo povas ĝermi, kreski kaj flori en grandega kvanto da akvo.

Estis mi dekjaraĝa, dum la 50-60 jardeko, kiam mi, unuafoje, partoprenis en la semado de tiu gramino, kiam ĉi-laboro estis tute

[BILDO p.12] Foto: grupo de laboristoj kaŭranta en rizkampo plena je akvo, kun arboj kaj kanaro fone; kelkaj portas ĉapelojn kaj klinas sin super la akvo.

Farante fasketojn

manfarita kaj ankoraŭ ne funkciis maŝinoj.

Ege frue, je la 3-a matene, la kultivistoj, per bicikloj allestis la semejojn por elŝiri el la tero trunketojn ĵus ĝermantaj (de apenaŭ unu monato) de tiu planto, kaj kuniginte ilin, ni faris fasketojn kiujn poste ligis per espartaj fadenetoj. Post lavado de tiuj garbetoj, celante dekotigi por depezigi laŭeble la transporton, ni finfine ŝarĝadis ilin en ĉaroj por ĝuste transloki tiun produkton ĝis marĉoj aŭ kampoj, dece preparitaj, por ricevi tiujn semojn.

Knabo kaj ĉaristo foriris tiun je la sesa horo matene, la knabo ŝirmiĝas de l’ frido, kaj alvenintaj ĉe la rizkampo, ambaŭ transportisto kaj knab-helpanto kune deŝarĝadis tiujn ekkreskantajn semojn sur platvagonon per kiu ni disigis ilin tra la tuta kampo. La knaboj havis mision alporti la garbetojn sinsekve kaj senĉese ĉe la piedoj de la semantoj.

Je la sunsubiro ni ĉiuj devis rapide retiri nin por ripozi ĉar

[BILDO p.12] Foto: vico da homoj kliniĝantaj laborantaj en inundita rizkampo, vidataj kontraŭlume; horizonto malalta kaj vasta.

Ni semas kaj semas konstante…

la venonta tago povus esti tiom laciga kaj peza kiom la antaŭa.

Página 13 del original
Página 13 del original

Je miaj dekkvin, dekses jaroj, mi jam rekte partoprenis en la dua parto de tiu laboro, nome: «semi rizon», kio estas ankoraŭ pena kaj peza laboro ĉar postulas kaŭre retroiri dum la tuta tago, la piedojn enigantajn dekvin, dudek centimetrojn en koto.

[BILDO p.13] Foto: du viroj kliniĝantaj kaj falĉantaj rizon en la kampo, kun garboj kuŝantaj apude.

Falĉante rizon

Tamen tio estas skip-laboro en kiu ĉiuj partoprenantoj agas gaje kaj ĝoje la tutan monaton dum daŭras la semado.

Falĉi rizon estas ankoraŭ laboro por harduloj. Mi konis tiun laboron kiun je miaj deksep jaroj kun miaj onkloj ĝin praktikis. Tio okazas en Aŭgusto aŭ Septembro, monatoj treege varmegaj kaj ĉiam post dudek tagoj necesaj por sekigi la kampojn kiuj antaŭe restis konstante elverŝitaj je akvo dum la semado, kreskado kaj maturado de la gramino. Post la falĉado, ni delasis la spikojn kunigitaj je garboj grandaj, ĉarmaj kaj frutoplenaj, kiuj tamen ellasas pulveton ege jukigan, kaj ilin ni translokadis, per ĉaroj, ĝis draŝmaŝinoj kiuj elĵetas la rizon jam

[BILDO p.13] Foto: korto antaŭ blanka konstruaĵo kun arboj; en la mezo grandaj konusaj amasoj de rizo aŭ pajlo kaj kelkaj homoj starantaj apude.

Enujigo de rizo

tute neta je pajlo sed ankoraŭ humida, tial ke ĝi devas resti en sekigejoj almenaŭ tri tagojn.

Ankoraŭ la rizo devas esti alportita al muelejoj por ĝin senŝeligi, ĝis ĝia blanka transformiĝo estu atingita, kiel ni ĝin vidas en butikoj kaj vendejoj.

Ĝustatempe alvenis la momento kiam mi devis lerni trafe kuiri «paeljon», nepra devigo por ĉiu kiu volas situigi sin en la moroj de la valencia societo

En ĉiuj grupoj de amikoj kaj parencoj estas persono scianta kuiri «paeljon» nomata paeljisto kiu kapablas tiun tipan teleron al kiu oni eĉ necesas transdoni propran kaj apartan saporon.

[BILDO p.13] Foto: du ŝarĝitaj ĉaroj tirataj de muloj sur kampovojo, kun kelkaj viroj apude.

Transporto per ĉaro

(daŭrigota) Verkas: J. AÑÓ

Página 14 del original
Página 14 del original

Mi ŝtelis la bildon

(Rakonto de esperantista etoso)

Dum multe da tempo E-o estis en la vilaĝa etoso kvazaŭ dormanto. Granda defalo restis kiam Fco. Máñez delasis la prezidantecon, okaze de sia edziĝo.

Li, kiel vera masto, subtenis trabojn kaj velojn de nia amata afero, kvankam poste, aliaj klopodis, eble ne tiel sukcese, daŭrigi lian sintenon.

Unue, Máñez orgojle instruis ĉe sia propra hejmo infanojn kaj knabojn, kaj kiam E-o ekkomencis fariĝi populara, la urbestro mem konsentis disponigi publikan lernejon por la E-o instruado.

Sed tiu ejo, kiel nia kara nova sento, ofte variadis kaj oni povas diri ke <<nun de loko «transloku» ĝi al loko>>.

Estis mi proksimume dek kvin jaraĝa, kiam mia patro donis al mi poŝtkarton montranta zamenhofan bildon, ke mi ĝin ampleksigu kaj enkadrigu. Mi ja plezure faris tion, kaj tiu portreto presidis dumlonge la vilaĝan grupejon. Sed kiam la civita estraro decidis ripari la publikan merkat-halon en kies departamentoj situis nia kunvenejo, la esperantistoj denove sentis sin devigataj transloki siajn havaĵojn al la Nova Liceo.

Tiam, profunda dekadenco komenciĝis en nia vilaĝa movado tial ke preskaŭ ĉiuj fraŭlinoj trovis taskon en la tiutempe komenciĝanta teksfabriko, ĉesis alesti pro manko da tempo kaj sinsekve ne multaj samideanoj aperadis tra la jam menciita kaj apartiĝinta Liceo.

Ankoraŭfoje kaj pli ĵuse, la urbestro konsilis la esperantistojn reŝanĝi sian grupejon al la pli freŝe konstruita Kulturdomo.

Jam delonge tabuloj, tabeloj, libroj, paperoj, afiŝoj, malnovaj instruiloj kaj supozeble la zamenhofa portreto kuŝis plankangule polvoplenaj, forgesataj kaj tristaj.

Kompreneble danĝeran riskon prezentadis tiu ĉarmega bildo montranta la Majstron tute majesta kaj serioza, des pli ke ĉiaspecaj homoj ofte kaj tute senzorge tretis en nian komunan kaj ĉiesan ĉambron…

Finfine, mi sukcesis kunvenigi ne multajn samideanojn:

-Estas necese rekomenci novajn kursojn, tiufoje per novaj kaj vivaj metodoj.

-Ne. Absolute ne, la antikva estas pli klasika kaj kompleta, kaj ni, ekde ĉiam, relegas la saman, eĉ ni, oni ja povas diri, ĉe ĝi, estas kutimitaj.

-Nu, ŝajnas al mi, ke E-o funkcios nur kiam ni ĉiuj kune vespermanĝos almenaŭ du tagojn po semajno. Do, mi opinias nepre necese furorigi la vespermanĝojn.

-Kaj, ĉu vi konsideras grave alkroĉi ĉe la muro, tiun aĉan portreton?.

-Tio estas tiklega afero. Ĉi ĉambro ne estas aparta propraĵo por E-o. Eble la estruloj povus ĝeni sin, kaj krome, kiu povus plenumi tiun entreprenon? Ĉu la masonisto? Ĉu la ĉarpentisto?.

Sed dum tiu tempo, mi jam restis aliĝinta al la valencia Grupo.

Tamen la ordinaraj E-o aktivadoj ĉesis en tiu urbo, pro alveno de l’ somero. La valenciaj samideanoj sin dediĉis trapurigi la grupejon eĉ farbis ĝiajn murojn. Iun vesperon mi, revenis de mia laboro, laca kaj iomete deprimita, rifuĝis en nia E-o-ejo, eksidis sur brakseĝo kaj almenaŭ duonhoron ripozis eĉ dormetis. Kaj kiam mi tre lante vekiĝadis aperis antaŭ miaj okuloj la tute glata, nuda kaj blankega muro.

Ĉu vere nuda?. Certe ne. Nur unu najlo ŝprucis el la ebena surfaco kaj subite genia ideo eklumis en mia cerbo: Mi rapide veturus al la vilaĝo, tretenirus en la Kulturdomon, forrabus la zamenhofan bildon- ja relative facila entrepreno- kaj tuj revenonte, alkroĉus ĝin en tiu fiera najlo kiu tiom orgojle defiis min.

Kio okazus poste?.

Certe mi ne scias, sed mi ekstaris tuj, ŝtuparis infren ĝis la strato kaj per mia aŭtomobilo alvetu-

Página 15 del original
Página 15 del original

ris rekte kaj rapide al la ne malproksima vilaĝo.

Vespernoktis, kiam mi alvenas. La Kulturdomo, kiu situas en la vilaĝĉirkaŭo, atendadis min lumanta tra siaj brilaj fenestroj.

Kun decido eniris mi la teretaĝon transformita en granda kaj ampleksa kafejo kaj tuj senpere trafis mi rekte kontraŭ la bufedon kaj ĝian mastrumestron malantaŭe staranta:

  • Ĉu la dek kvara ŝlosilo? bonvolu.

  • Kiu vi estas? Ĉu vi estas ŝakludisto?

  • Ne.

  • Eble ĉasisto? ĉu?

  • Ankaŭ ne, mi estas esperantisto.

  • ? ? ?

  • Mi deziras konsulti libron de la bibliotek-ŝranko kiun havas la esperantistoj en la dekkvara lernoĉambro.

  • Aha!

Kaj eltirante kajeron el infra tirkesto, invitis min: <>.

(Mia subskribo estas ne klara kaj apenaŭ legebla).

Finfine mi vidis min ŝlosil-posedanto. Rapide mi supreniris ĝis la unua etaĝo, apertis la lernoĉambron kaj efektive tie kuŝis Zamenhof, serioza… tre serioza.

Ĝi, tamen, fikse rigardis min.

-Mi tute ne responsos pri via konduto, avertis la Majstro.

Tamen post unu minuto de dubo turmenta, mi metis ĝin en plastsakon kaj forlasis rapide tiun scenejon.

Alveninte en mian domon, malmuntis mi la portreton kaj purigis ĝin.

Je la nova suneliro, mi revenis en la ĉefurbon kaj finfine, kiel trafe planita, mi sukcese plenumis mian riskan celon.

kio okazis poste?

Nenio.

Nenio okazis. Absolute neniu individuo rimarkis la portreton.

Se ekde ĉiam Zamenhof prezidas sian Grupon , kial unuopa ajn esperantisto rimarku pri la nova bildo?

La samideanoj, en la venonta aŭtuno, daŭrigis siajn kutimajn aktivadojn: eniris, eliris, fumis, babilis, feriis, enuis…

Pasis la tempo.

Tuj venonta regiona kongreso proksimiĝis. Du vilaĝaj samideanoj alestis en la centran grupejon por demarŝi kaj registri siajn dokumentojn.

[BILDO p.15] Enkadrigita rastruma foto: portreto de Zamenhof sidanta, en malhela jako kaj kravato, kun rondaj okulvitroj kaj densa barbo kaj lipharoj; li apogas la kapon sur unu manon, kies kubuto ripozas sur tablo kie kuŝas malfermita libro kaj paperoj; la alia mano ripozas sur lia genuo. Apudskribo sub la kadro, en kursiva majuskleto: «Dro L.L. Zamenhof. Aŭtoro de Esperanto».

Kaj enirante, unu el ili restis subite tute mirigita:

-Ĉu vi rimarkis? Ni havis alian tre similan bildon en nia vilaĝo. Ĉu vi memoras pri ĝi?

-Ne. Vi eraras. Tiu bildo estas ĝuste la nia. Sed D-ro Tarin frenezigis kaj ĉi- portis ĝin tien…

…………………………………………………..

…………………………………………………..

Ankoraŭ Zamenhof rigardas nin. Sed…

Ĉu eble nun, malpli serioza?

Valencio Paskon 1993 VALE.

Página 16 del original
Página 16 del original

C. E. P. A. «Reina Doña Germana» Avda. de la Constitución, 284 Teléf. 365 87 37 46019 VALENCIA

CURSO DEL IDIOMA INTERNACIONAL

E S P E R A N T O

Recomendado por la UNESCO en la declaración de Sofia de 1976

PROFESOR: Augusto Casquero (Licenciado en Pedagogía y profesor de ESPERANTO)

HORARIO: miercoles de 12 a 1 viernes de 12 a 1 (en total dos horas semanales)

GASTOS: Es gratuito (existe un coste mínimo del material)

OBJETIVOS: Llegar a hablar el idioma ESPERANTO, a nivel de entenderse con españoles y extranjeros.

Vincularse con el GRUPO DE ESPERANTO DE VALENCIA y con esperantistas de otros países.

METODOLOGIA: Método directo-conversacional. Apoyo de cuatro casettes. Utilización de videos.

Las clases comenzarán el día 18 de octubre de 1995 (miercoles) (más información en el Centro de E.P.A.)

[BILDO p.16] Ronda oficiala stampo dekstre malsupre, presita per nigra inko: en la ekstera ringo legiĝas «· GENERALITAT VALENCIANA – CONSELLERIA DE CULTURA, EDUCACIÓ I CIÈNCIA – VALENCIA ·», kaj en la interna ringo «C. E. P. A. «REINA DOÑA GERMANA»». Meze, la valencia emblemo: vesperto (rat penat) kun etenditaj flugiloj super ŝildo kun vertikalaj strioj.

Página 17 del original
Página 17 del original

Zamenhof: Deklaracio pri homaranismo (1913)

(Privata propono nedeviga por la homaranismo)

Mi estas homarano: tio signifas, ke mi gvidas min en la vivo per la sekvantaj principoj:

I. Mi estas homo, kaj la tutan homaron mi rigardas kiel unu familion; la dividitecon de la homaro en diversajn reciproke malamikajn gentojn kaj gentreligiajn komunumojn mi rigardas kiel unu el la plej grandaj malfeliĉoj, kiu pli aŭ malpli frue devas malaperi kaj kies malaperon mi devas akceladi laŭ mia povo.

II. Mi vidas en ĉiu homo nur homon, kaj mi taksas ĉiun homon nur laŭ lia persona valoro kaj agoj. Ĉian ofendadon aŭ premadon de homo pro tio, ke li apartenas al alia gento, alia lingvo aŭ alia socia klaso ol mi, mi rigardas kiel barbarecon.

III. Mi konscias, ke ĉiu lando apartenas ne al tiu aŭ alia gento, sed plene egalrajte al ĉiuj siaj loĝantoj, kian ajn supozatan devenon, lingvon, religion aŭ socian rolon ili havas; la identigadon de la interesoj de unu lando kun la interesoj de tiu aŭ alia gento aŭ religio kaj la pretekstadon de iaj historiaj rajtoj, kiuj permesas al unu gento en la lando regi super la aliaj gentoj kaj forrifuzi al ili la plej elementan kaj naturan rajton je la patrujo, mi rigardas kiel restaĵon el la tempoj barbaraj, kiam ekzistis nur rajto de pugno kaj glavo.

IV. Mi konscias, ke ĉiu regno kaj ĉiu provinco devas porti nomon neŭtrale-geografian, sed ne la nomon de ia gento, lingvo aŭ religio, ĉar la gentaj nomoj, kiujn portas ankoraŭ multaj landoj de la malnova lando, estas la ĉefa kaŭzo, pro kiu la loĝantoj de unu supozata deveno rigardas sin kiel mastrojn super la loĝantoj de alia deveno. Ĝis la tempo, kiam tiuj landoj ricevos nomojn neŭtralajn, mi devas almenaŭ en.interparolado kun miaj samprincipanoj nomi tiujn landojn laŭ iliaj ĉefurboj kun aldono de la vorto „regno», „provinco» k.t.p.

V. Mi konscias, ke en sia privata vivo ĉiu homo havas plenan kaj nedisputeblan rajton paroli tiun lingvon aŭ dialekton, kiu estas por li plej agrabla, kaj konfesi tiun religion, kiu plej multe lin kontentigas, sed en komunikiĝado kun homoj de aliaj lingvoj aŭ religioj li devas peni uzi lingvon neŭtralan kaj vivi laŭ etiko kaj moroj neŭtralaj. Mi konscias, ke por samregnanoj kaj samurbanoj la rolon de lingvo neŭtrala povas ludi la lingvo regna aŭ tiu kultura lingvo, kiun parolas la plimulto de la lokaj loĝantoj, sed ke tio devas esti rigardata nur kiel poroportuneca cedo de la malplimulto al la plimulto, sed ne kiel ia humiliga tributo, kiun ŝuldas gentoj mastrataj al gentoj mastrantaj. Mi konscias, ke en tiaj lokoj kie batalas inter si deversaj gentoj, estas dezirinde, ke en la publikaj institucioj estu uzata lingvo neŭtrale-homa, aŭ almenaŭ krom la gentlingvaj kulturejoj tie ekzistu ankaŭ specialaj lernejoj kaj kulturaj institucioj kun lingvo neŭtrale-homa, por ke ĉiuj dezirantoj povu ĉerpi kulturon kaj eduki siajn infanojn en senŝovinisma spirito neŭtrale-homa.

VI. Ĉar mi konscias, ke la reciproka malpaco inter la homoj neniam ĉesos, ĝis la homoj alkutimiĝos starigi la nomon „homo» pli alte, ol la nomon de gento, kaj ĉar la tro nepreciza vorto „popolo» ofte donas kaŭzon al genta ŝovinismo, disputoj kaj malbonuzoj kaj ofte malame dividas inter si la filojn de la sama lando aŭ eĉ de la sama gento, tial je la demando, al kiu popolo mi alkalkulas min, mi respondas: mi estas homarano; nur tiam, kiam oni demandas min speciale pri mia regno, provinco, lingvo, deveno aŭ religio, mi donas pri tio precizajn respondojn.

VII. Mia patrolando mi nomas tiun landon, en kiu mi naskiĝis; mia hejmolando mi nomas tiun landon, en kiu mi estas konstanta, fikshejma loĝanto. Sed ĉar pro la nedifiniteco de la vorto „lando» la vortoj „patrolando» kaj „hejmolando» estas tre neprecizaj kaj ofte kaŭzas disputojn kaj malpacon kaj malamike disigas inter si la filojn de la sama terpeco, tial en tiuj dubaj okazoj mi evitas tiujn neprecizajn vortojn kaj uzas anstataŭ ili la pli precizajn vortojn „patruja regno», „patruja regiono», „patruja urbo», „hejma regno», „hejma regiono», „hejma urbo».

VIII. Patriotismo mi nomas la servadon al la bono de ĉiuj miaj samhejmanoj, kian ajn devenon, lingvon, religion aŭ socian rolon ili havas. La servadon speciale al la interesoj de unu gento aŭ la malamon kontraŭ alihejmuloj mi neniam devas nomi patriotismo. Mi konscias, ke profunda amo al sia patrujo kaj al sia hejmo estas afero tute natura kaj komuna al ĉiuj homoj, kaj nur nenormalaj eksteraj cirkonstancoj povas paralizi tiun tute naturan senton. Tial se en mia hejmo ĉiuj laboroj estas ekspluatataj por la oportuneco aŭ gloro de unu speciala gento kaj tio paralizas mian entuziasmon por socia laborado aŭ eĉ devigas mi revi pri alia hejmolando, mi ne devas malesperi, sed mi devas konsoli min per la kredo, ke la nenormala stato en mia hejmo pli aŭ malpli frue pasos kaj miaj filoj aŭ nepoj plene ĝuos tiun fortigan entuziasmon, kiun en mi paralizis la maljusteco de miaj samhejmanoj.

IX. Konsciante, ke lingvo devas esti por la homo ne celo, sed nur rimedo, ne disigilo, sed unuigilo, kaj ke la lingva ŝovinismo estas unu el la ĉefaj kaŭzoj de malamo inter la homoj, mi neniam gentan lingvon aŭ dialekton devas rigardi kiel mian sanktaĵon, kiel ajn mi ĝin amus, nek fari el ĝi mian batalan standardon. Kiam oni min demandas speciale pri mia lingvo gepatra, mi nomas senŝovinisme tiun lingvon aŭ dialekton, en kiu mi en mia infaneco parolis kun miaj gepatroj; kiam oni demandas speciale pri mia lingvo persona, mi – gvidante min per neniaj ŝovinismaj konsideroj – nomas tiun lingvo, kiun mi persone plej bone posedas aŭ plej volonte uzas; sed kia ajn estas mia mia lingvo gepatra aŭ persona, mi devas posedi ankaŭ tiun neŭtrale-homan lingvon, kiun miaj samtempuloj uzas por rilatoj intergentaj, por ke mi ne bezonu miakulpe altrudi al aliuloj mian lingvon kaj por ke mi havu moralan rajton deziri, ke aliuloj ne altrudu al mi sian, kaj por ke mi povu sur senŝovinisma bazo servi al kulturo neŭtrale-homa.

X. Konsciante, ke religio devas esti nur afero de sincera kredo, sed ne ludi la rolon de hereda genta disigilo, mi nomas mia religio nur tiun religion aŭ religianstataŭantan sistemon, je kiu mi efektive kredas. Sed kia ajn estas mia religio, mi konfesas ĝin laŭ la neŭtrale-homaj principoj „homaranaj», kiuj konsistas en jeno:

a) La plej altan por mi ne kompreneblan Forton, kiu estas la kaŭzo de la kaŭzoj en la mondo materia kaj morala, mi povas nomi per la nomo „Dio» aŭ per alia nomo, sed mi konscias, ke la esencon de tiu Forto ĉiu havas la rajton prezenti al si tiel, kiel diktas al li lia prudento kaj koro aŭ la instruoj de lia eklezio. Neniam mi devas malami aŭ persekuti iun pro tio, ke lia kredo estas alia ol mia.

b) Mi konscias, ke la esenco de la veraj religiaj ordonoj kuŝas en la koro de ĉiu homo sub la formo de konscienco, kaj ke la ĉefa por ĉiuj homoj deviga principo de tiuj ordonoj estas: agu kun aliuloj tiel, kiel vi dezirus, ke aliuloj agu kun vi: ĉion alian en la religio mi rigardas kiel aldonojn, kiujn ĉiu homo, konforme al sia kredo, havas la rajton rigardi aŭ kiel devigajn por li dirojn de Dio, aŭ kiel komentariojn, kiujn miksite kun legendoj donis al ni diversgentaj grandaj instruintoj de la homaro, kaj kiel morojn, kiuj estas starigitaj de homoj kaj kies plenumado aŭ neplenumado dependas de nia volo.

c) Se mi kredas je neniu el la ekzistantaj revelaciaj religioj, mi ne devas resti en iu el ili sole pro motivoj gentaj kaj per mia restado erarigi la homojn pri miaj konvinkoj kaj herede nutri per senfinaj generacioj intergentan disecon, sed mi devas – se la leĝoj de mia lando tion permesas – malkaŝe kaj oficiale nomi min „liberkreda», ne identigante tamen la liberkredon speciale kun ateismo, sed rezervante al mia kredado plenan liberecon. Kiam en mia loĝloko ekzistos komuninterkonsente aranĝita, plenforme organizita samgenta kaj sendoktrina komunumo de liberkredanoj, al kiu mi povas aliĝi kun plena kontenteco por mia konscienco kaj por la bezonoj de mia koro, tiam – por fiksi fortike kaj precize mian religian neŭtralecon kaj savi mian posteularon kontraŭ senprogrameco kaj konsekvence kontraŭ refalo en gente-religian ŝovinismon, mi devas aliĝi al tiu liberkreda komunumo tute oficiale kaj heredigeble kaj akcepti por mi ĝian neŭtralan nomon, ĝiajn komunumajn aranĝojn, ĝiajn nedevigajn neŭtrale-homajn festojn kaj morojn, ĝian neŭtrale-homan kalendaron k.t.p.; ĝis tiu tempo mi povas resti oficiale alskribita al tiu religio, en kiu mi naskiĝis, sed mi devas ĉiam aldoni al ĝia nomo la vorton „liberkreda», por montri, ke mi alkalkulas min al ĝi nur provizore, laŭmore kaj administre.

Valencia Luno n.º 41 (diciembre de 1995)

Texto completo del número 41 de Valencia Luno, el boletín del Grupo de Esperanto de Valencia, de diciembre de 1995: 12 páginas transcritas del original.

Portada de Valencia Luno n.º 41, diciembre de 1995.
Portada de Valencia Luno n.º 41, diciembre de 1995.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1995_n41_dec

Qué tiene de especial este ejemplar

  • La Declaración Universal reproducida en la página 12 está incompleta: el artículo 19 no aparece y el texto salta del artículo 18 al 20. Además, lo que el boletín imprime como artículo 18 termina con la redacción del artículo 19 («la liberecon havi opiniojn sen intervenoj de aliaj, kaj la rajton peti, ricevi kaj komuniki informojn kaj ideojn»), no con la del 18.
  • La página 9 se contradice a sí misma sobre el congreso de Salou: el emblema redondo dice «Hispana Esperanto-Federacio · 54a HK · Salou», mientras que la crónica lo llama «la 4-a Kongreso de Hispana Esperanto Federacio».
  • La tabla «Renkontiĝoj kaj kongresoj en la Valencia Komunumo» (p. 4) lleva a la derecha tres columnas de cifras sin encabezado que explique qué cuentan. En la línea de 1980 («14-a Esp. Renkontiĝo de la Orienta Hispana Regiono») están impresas dos, «6» y «14», mientras que las líneas vecinas de ese bloque solo llevan una.
  • En esa misma tabla, tres entradas van destacadas en negrita frente al resto: el 78º Congreso Universal de Esperanto, la 27ª Conferencia de la ILEI y el 28º Congresillo Infantil Internacional, los tres en Valencia y Alborache.
  • La traducción del artículo de Unamuno imprime dos veces una palabra que no existe en esperanto: «teologia ĵigo tiom terura kiom Sfinkso» (p. 6) y «ĉar ne ĵigu la kapon» (p. 7).
  • En ese mismo artículo, la cita de la primera columna abre las comillas en mitad de la frase y no las cierra nunca: «Ĉar bona kvalito de «la kuracisto konsistas en tio: trompi ruze sian malsanulon» (p. 6).
  • El número es todo en esperanto: en castellano solo quedan las direcciones, la línea «Depósito legal V-1683-1983» y el título de la sección «CURSO DE ESPERANTO» (p. 2), cuyo cuerpo, sin embargo, también va en esperanto.

Qué hay en este número

p. Título Idioma Firma
1 La esperantista Nobel-Premio Reinhard Selten en Hispanio (kovrilpaĝo) epo
2 Kovril-paĝo: REINHARD SELTEN epo
2 CURSO DE ESPERANTO epo
3 ZAMENHOFA TAGO epo
3 VENONTAJ PRELEGOJ epo
4 RENKONTIĜOJ KAJ KONGRESOJ EN LA VALENCIA KOMUNUMO epo Laŭ informoj de J.A. Giménez kaj A. Marco Botella
5 GRUPO ESPERANTO DE VALENCIA ORGANIZAS KARAVANON AL PRAGO epo
6 AMUZAJ BAGATELOJ PRI MEDICINO epo Mikaelo Unamuno; traduko de VALE
8 [La «paeljo»] (daŭrigo) epo Verkis J. Añó Belda
9 SALOU, de la 9-a ĝis la 12-a de Novembro 1995 epo
10 1-a JUNULARA KONFERENCO FRANCA-IBERIA epo Alberto Bermell
10 $ UEA DENOVE TROIGAS $ epo La redaktistaro
11 LIRIKAJ PERLOJ DE AL-ANDALUS epo Antonio Marco Botella
12 Universala Deklaracio de homaj rajtoj (UN) epo trad. Ivo Lapenna

El boletín, entero

Página 1 del original
Página 1 del original

[BILDO p.1] Kapo de la bulteno: nigra rektangulo kun la desegno de la Torres de Serranos maldekstre, granda blanka lunarko kaj la vortoj VALENCIA LUNO, kaj kvinpinta stelo dekstre.

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

N-ro 41, decembro 1995

La esperantista Nobel-Premio Reinhard Selten en Hispanio

[BILDO p.1] Nigra-blanka foto de maljuna viro kun okulvitroj kaj taŭzita hararo, en kompleto kaj kravato. Sub la foto, en nigra strio, la apudskribo: «Selten: Fidela al la idealo».

Página 2 del original
Página 2 del original

[BILDO p.2] Ripeto de la kapo de la bulteno: la Torres de Serranos, la lunarko kun VALENCIA LUNO kaj la stelo.

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

Gran Vía Fernando el Católico, 45- 3ª Tno. 384 96 16 c/c Nº 0.017.830.370, Caja Postal, Pz. España. 46008 VALENCIO (HISPANIO)

MEMBRAJ ASOCIOJ:

Valencia Esperanto Grupo Gran Vía Fernando el Católico, 45- 3ª Tno 384 96 16 Fakso 384 96 16 BANCAJA Konto 0009.310.116.9604

Grupo Esperanto de Alicante C/ San Fernando, 39, 03001 ALICANTE

Ĉiam Esperanto C/ General Primo de Rivera, 6 CP 03360 CALLOSA DE SEGURA (Alicante)

Lumradio Casa de Cultura, Blasco Ibáñez 8 46380 CHESTE (Valencia)

Asociación Juvenil «Juna Suno» Avd. de la Vega 4-4º B 0330 ORIHUELA (Alicante)

Redaktoroj kaj kunlaborantoj:

VALE Augusto Casquero

Kompostisto:

Augusto Casquero

NOTO: Pri la enhavo de la artikoloj respondecas la aŭtoroj mem.

Depósito legal V-1683-1983

N-ro 41, Decembro 1995.

Kovril-paĝo: REINHARD SELTEN

Li ricevis la Nobelpremion por Ekonomio dum la pasinta jaro 1994. Malnova kaj aktiva esperantisto, same kiel sia edzino, Selten estas membro de Germana Esperanto-Asocio, kaj Dumviva Membro de UEA. En 1982 li verkis en Esperanto, kune kun Jonathan Pool el Usono «Ĉu mi lernu Esperanton?» (enkonduko en la teorion de lingvaj ludoj). La verko aperis kiel dokumento de AIS-San Marino.

Lia specialiĝo estas la matematik-rilataj fakoj, oligoteorio, eksperimenta ekonomi-esploro kaj scienca lud-teorio.

Li venos fine de februaro 1996 al Murcio (Hispanio) por prelegi en la tiea Universitato. Ni gratulas la murciajn esperantistojn, kiuj sukcesis venigi al nia lando, en kunlaboro kun la Murcia Universitato, tiun gravan homon, pri kiu fieras la tuta esperantista movado.

(La biografiaj notoj estas prenitaj el «HEROLDO», kaj la foto el la bulteno ESPERANTO DE UEA).

CURSO DE ESPERANTO

Ankoraŭ eblas aliĝi al la kurso de Esperanto kiu okazas en C.E.P.A. (Centro de Educación Permanente de Adultos) Reina Doña Germana, de la Generalitat. La adreso estas Avda. de la Constitución, 284, Valencia (ene de la belega monaĥejo San Miguel de los Reyes). La organizanto estas Eduardo Martínez kaj la profesoro Augusto Casquero. Telefonnumero 3658737.

La klasoj okazas merkrede kaj vendrede je la 12-a horo.

Página 3 del original
Página 3 del original

ZAMENHOFA TAGO

***********

Kiel ĉiujare, Valencia Esperanto-Grupo festos la naskiĝtagon de la kreinto de Esperanto, Lazaro Ludoviko Zamenhof.

* * * 17-a DECEMBRO, dimanĉo * * *

La programo estos la jena:

11.30 matene: Oni surmetos laŭran kronon al la memorplato pri D-ro Zamenhof, ĉe la samnoma strato.

12.00 matene: Esperanta parolado en la sidejo de nia grupo, G.V. Fernando el Católico 45, 3-a.

14.00 : Bankedo ĉe la restoracio «BUFFET LIBRE MESTALLA» ( Avenida Blasco Ibáñez 18, telefonnumero 3934261, fronte al la Fakultato pri Medicino). Antaŭ la restoracio haltas la aŭtobusoj 12, 41 kaj 80, kaj proksime haltas ĉiu aŭtobuso iranta al la Universitato). Bonvolu KONFIRMI vian ĉeeston, 3849616.

La kosto de la bankedo estas 1.100 pesetoj po persono, kaj 600 por infanoj (aparte trinkaĵoj). Ni havos lokon rezervitan. Gravas akurateco por ne perdi tiujn lokojn. Ĉar temas pri libera bufedo, eblas manĝi senlime, laŭ propa elekto.

VENONTAJ PRELEGOJ

20-a de decembro, 19.30: Prelego, fare de nia samideano Alberto Bermell, kun la titolo

«ĈEĤIO: LA LANDO DE LA VENONTA UNIVERSALA KONGRESO».

Ĉar samideano Bermell dum longa tempo loĝis en tiu lando, tre bone li klarigos al ni pri la beleco kaj ĉefaj trajtoj de Ĉeĥio.

10-a januaro, 19.30: Prezentado kaj leciono de la nova kaj moderna metodo de instruado de Esperanto, la jam famega «MAZZI», fare ankaŭ de Alberto Bermell, kun la projekciado de ties videofilmo.

<> estas alloga instrumaterialo por lerni lingvojn. Ĝi komenciĝis ĉe la angla, daŭris en aliaj lingvoj, kaj nun ni povas havi ĝin por lerni E-on. Tiu vidbendo jam trapasis la tutan mondon, kaj en Seulo, dum la Universala Kongreso, estis prezentita la unua leciono en E-o. En Tampere oni komencis distribui la tuton al la mendintoj.

Tiuj kiuj deziras havi ekzempleron, povas ĝin mendi al Miguel Gutiérrez Adúriz, telefono 942 260058 aŭ per letero al li, strato Floranes, 57-2º C, 39010 SANTANDER

[BILDO p.3] Humura desegnaĵo (nur konturoj) de dika staranta figuro kun vila, buklohara kapo kaj kunmetitaj manoj antaŭ la brusto.

Página 4 del original
Página 4 del original

RENKONTIĜOJ KAJ KONGRESOJ EN LA VALENCIA KOMUNUMO

jaro evento
1 1909 Postkongreso de la 5-a Universala Kongreso
2 1922 Kunveno de la Levantena Esperantista Federacio 1 1
3 1923 3-a Hispana Kongreso de Esperanto
4 1924 2-a Kongreso de Levantena Esperantista Federacio en Cheste 2 2
5 1925 3-a Kongreso de Levantena Esp. Federacio en Liria 3 3
6 1928 15-a Kataluna kongreso de Esperanto en Vinaroz
7 1934 14-a Kongreso de SAT en Valencia
8 1952 13-a Hispana Kongreso de Esperanto en Valencia
9 1958 19-a Hispana Kongreso de Esperanto en Castellón
10 1964 30-a Kongreso de IKUE en Valencia
11 1964 25-a Hispana Jubilea Kongreso de Esp. en Valencia
12 1970 2-a Valencia Renkontiĝo en Gandía 4
13 1971 31-a Hispana Kongreso de Esperanto en Alicante
14 1976 4-a E-Renkontiĝo Alicante-Valencia en Cullera 5 4
15 1980 14-a Esp. Renkontiĝo de la Orienta Hispana Regiono 6 14
16 .. 4-a HEJS-Tendaro en Gandía
17 1981 9-a Valencia Esperanta Renkontiĝo en Buñol 7
18 1982 10-a Valencia Esp. Renkontiĝo en Castellón 8
19 1983 11-a Valencia Esp. Renkontiĝo en Elda 9
20 .. 7-a HEJS-Tendaro en «Esperanto Oazo» de Gandía
21 1984 12-a Valencia Esperanto Renkontiĝo en Manises 10
22 1985 13-a Valencia Esperanta Renkontiĝo en Alcoy 11
23 1986 14-a Valencia Esperanta Renkontiĝo en Cheste 12
24 1988 48-a Hispana Kongreso de Esperanto en Valencia
25 1989 Regiona Kunveno: Murcio kaj Valencio en Elche 13
26 .. 17-a Valencia Esperanta Renkontiĝo en Alicante 14 17
27 1990 1-a Kongreso de VEF kaj Murcio en Benicassim 15 18 5
28 1991 2-a Kongreso de VEF kaj Murcio en Murcia 16 19 6
29 1992 3-a Kongreso de VEF kaj Murcio en Callosa de Segura 17 20 7
30 1993 4-a Kongreso de VEF kaj Murcio en Cheste 18 21 8
31 .. 78-a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO en Valencia
32 .. 27-a KONFERENCO DE ILEI en Valencia
33 .. 28-a INTERNACIA INFANA KONGRESETO en Alborache (Valencia)
34 1994 5-a Kongreso de VEF kaj Murcio en Castellón 19 22 9
35 1995 6-a Kongreso de VEF kaj Murcio en Alquerías (Murcia) 20 23 10
36 .. 1-a Franca-Iberia Junulara Konferenco, Rocafort (Valencia)

Venonta kongreso

37 1996 7-a Kongreso de VEF kaj Murcio en Valencia 21 24 11

Laŭ informoj alportitaj de J.A. Giménez kaj A. Marco Botella

Página 5 del original
Página 5 del original

PRAGO

[BILDO p.5] Linidesegno de la turoj de la Karla Ponto de Prago, apud la teksto: «81-a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO / 20-27 julio 1996 / Prago, Ĉeĥa Respubliko».

GRUPO ESPERANTO DE VALENCIA ORGANIZAS KARAVANON AL PRAGO

*******

Por ĉeesti la UK-n en Prago, Grupo Esperanto de Valencia klopodos organizi karavanon. Laŭ informoj de diversaj vojaĝagentejoj la kosto, proksimuma, estos la jena:

ELEKTO 1 (per aŭtobuso):

Foriro: 14-a de julio 1996. Haltoj por dormi en Niza (Francio) kaj Venecia (Italio), en hoteloj kun matenmanĝo. Alveno en Poprad (Slovakio) la 16-a de julio. Tie partopreno en la 6-a Internacia Esperanto-Kongreso, kaj 6-a Eŭropa Esperanto-Forumo. Tie estos prezentataj la 7-an Internacian Esperanto-Kongreson kaj 7-an Eŭropan Esperanto-Forumon, kiu okazos en Valencio en la jaro 1997. En Poprad ni restos ĝis la 20-a de julio, kaj ni havos la eblecon ĝui la naturajn mirindaĵojn de tiu belega lando, en esperantista etoso, kun ebleco partopreni diversajn belajn ekskursojn. Tie la restado estos en plena pensiono, kaj estas inkluzivita la kongreskotizo. La 20-a de julio ni alvenos en Praga, kie ni restos en hotelo kun matenmanĝo ĝis la 28-a. Post la fino de la UK ni foriros al Hispanio, denove per nia aŭtobuso, kun haltoj en hoteloj por dormi, kun matenmanĝo, en Zurich (Svislando) kaj Nimes (Francio). Alveno la 30-a de Julio.

La prezo estos ĉirkaŭ 60.000 pesetoj. Ni ankoraŭ serĉas pli bonajn prezojn, kvankam ĉi tiu estas sufiĉe malalta.

ELEKTO 2 (per aviadilo)

Foriro el Valencio per aŭtobuso la 20-a de julio. Alveno en Barcelonon, kaj foriro al Prago per aviadilo, kun alveno la sama tago. Restado en Prago, en hotelo kun matenmanĝo. La 28-a de julio foriro el Prago per aviadilo al Barcelono, kaj el Barcelono al Valencio per aŭtobuso. Prezo ĉirkaŭ 73.000 pesetoj.

Ĉi tiuj prezoj estas por 40-persona grupo. Se ni ne sukcesas atingi tiun kvanton la prezo po persono plialtiĝus, aŭ tute ne eblus organizi la karavanon, irante ĉiuj al Prago unuope.

Pro tio ni petegas ke tiuj kiuj interesiĝas pri la vojaĝo kontaktu nin tuj en Valencio, telefonnumero 3849616.

KONSILO: Tiuj kiuj deziras ĉeesti la kongreson, se deziras ŝpari monon, aliĝu antaŭ la fino de decembro al la UK. Por tiuj kiuj ne estas membroj de UEA, fariĝu almenaŭ Membro kun Jarlibro, kaj ankaŭ ili ŝparos monon.

[BILDO p.5] Foto de la malnova urbocentro de Prago: tegmentoj de la placo kaj, funde, la du gotikaj turoj de la Tyn-preĝejo.

Página 6 del original
Página 6 del original

AMUZAJ BAGATELOJ PRI MEDICINO

Mikaelo Unamuno (1864 – 1936).

La mondo ne estas hospitalo, kvankam tio ja similas. Kaj ni, kiam okaze malsanas, estas ne kazoj sed homoj. Tial, la kuracisto estu antaŭ ĉio psikologo t.e. mensogulo, aŭ trompisto, kio praktike estas la samo. Ĉar bona kvalito de «la kuracisto konsistas en tio: trompi ruze sian malsanulon. Kompreneble se tiu konsentas.

[BILDO p.6] Desegnita portreto de Miguel de Unamuno, kalva kaj kun blanka barbo. Apudskribo: «Miguel de Unamuno. por Victorio Macho.»

Eĉ ni povas diri ke la plej kuraciga virto estas la trompo mem. Vero estas ĉiam ne agrabla eĉ tragedia fakto. Tial ni klopodas kaŝi ĝin per arta ĉemizo ĉar ĉu por kio taŭgus la logiko sen stetiko? Des pli ke la plej trafa masko de la morto estas skeleto, tute kovrita en reĝa mantelo brodita aŭ ornamita per brilaj diamantoj ke blindigu niajn okulojn.

Al mortonto neniam tion eldiru, ĉar ni pli malsanigus lin. Ne estas humane turmenti, amarigi eĉ eble mallongigi la vivon de tiu ulo, ĉiam frato nia. Mortu li, sed senkonscie. «Malfeliĉa pro sia mizero kaj pro koni ĝin!», asertas la ĥoro pri Edipo, kiu apertinte la okulojn antaŭ la Vero, li mem ilin vundis per fibuloj de l’vesto de sia samtempe patrino kaj edzino, la malfeliĉa Jokasta.

Sed ĉu oni povas esti malfeliĉa senkonscie? Duns Scoto instruis nin pri la «ne konata feliĉo de la feliĉa ĥomo». Sed tio estas teologia ĵigo[?] tiom terura kiom Sfinkso aŭ Edipo mem.

Mensogi kaj trompi estas do, la plej altaj kvalitoj de la bona kuracisto ĉar li ĉiam devas vigligi sian malsanulon. Kaj kiel tion fari sen trompo kaj mensogo? Sed atentu! la malsanulo povas esti terure suspektema aŭ skrupulema. Estas malsanuloj kiuj eĉ zorge timas la morton! Kia skandalo! Nur la junuloj sentas sin senmortaj kvankam,

[BILDO p.6] Ovala desegnita portreto de mezepoka monaĥo kun kapuĉo. Apudskribo: «Juan Duns Scot»

honte, tion prisilentas. Malsanulon mi konis kiu havis teruran suspekton t.e. ke la morto alvenos lin dormantan. Kaj tiome terura deliro ne allasis lin dormi ĝis la ĉioscia Naturo solvis mirige tiun problemon kaj li finfine ekdormis, sed… «sonĝante ke li vigladis».

Same kiel multfoje, la plej

Página 7 del original
Página 7 del original

bona kuracilo estas ne medikamento sed la boteleto-etikedo ĝin enhavanta. La kuracistoj nun eltrovis mirindan vorton vere vera panaceo. Ĉar la vorto, jen parola jen skriba, havas povon kuraci. Kaj (preterlasante proverbon laŭ kiu la kuracisto akompanas la homon al la tombo per grekaj vortoj, dum la pastro faras la samon, sed latine) tiu panacea vorto estas «Neŭrastenio», kiu signifas «nenion», mi ja povas tion atesti kaj kompreneble, signifikante nenion ĝi signifus ion ajn.

«Neŭrastenio» estas do, scienca, aŭ eble pseudo-scienca, formulo por trompi, kaj eĉ la «pseudo» havas grandan kuracigan valoron. Tial ĉiam ekzistas malsano A kaj pseudomalsano A, kiuj nur diferencas en tio: la unua mortigas sed la dua certe ne. Kaj kiam la malsano evoluas ĝis morto, tiam perdas la «pseudon». Tiele: falo el turo, estas nur «falo» se la falanto mortiĝas. Se la falanto ne mortas, malgraŭ li restos lama aŭ kripla, tiam li suferis ne je «falo» sed je «pseudofalo».

  • Bah! Vi suferas nur je neurastenio!

Tio simple signifas ke la kuracisto scias nenion pri sia malsanulo aŭ intence volas ignori lin. Aliflanke, ĝoje restas la malsanulo kun sia «neŭrastenio» eĉ povas fieri pri ĝi, ĉar per ĝi eblas atingi famon.

Kaj kio pri la kuracado? La kuracisto ne kuracas sed trompas, ĉar prope ĉiuj malsanuloj, per si mem, estas ne kuraceblaj. La Scienco ĉiam stagnas ĉe la diagnozo. Kontraŭe la kuracado apartenas ne al Scienco sed al Arto kaj evidentas ke la plej bona manifestado pri Arto estas trompi kaj mensogi.

La Scienco nur serĉas leĝojn kaj kialojn laŭ kiuj la okazoj evoluas, sed la malsanulo – grandega egoisto- ne trovas konsolon aŭ mildigas sian doloron nur sciante la kaŭzon aŭ naturon de sia malsano kiu preskaŭ ĉiam estas la vivo mem, ĉar ne ĵigu[?] la kapon: «La morto devenas de la vivo».

[BILDO p.7] Desegnita portreto de junulo kun longa hararo, en la vesto de la 18-a jarcento. Apudskribo: «Johann Cristoph Friedrich von Schiller»

Medicino studas kazojn sed ne homojn. Estas ŝablonaj kaj belaj kazoj sed la plej belaj kazoj kutimas esti malbelaj por kiuj ilin suferas kaj mi scias apenaŭ ĉu estas granda konsolo morti je originala aŭ ankoraŭ ne konata malsano..

Ĉu la kuracado? La kuracado konsistas en tio: kredigi la malsanulon ke li, eĉ poiome, resaniĝas kaj ankoraŭ ne mortas.

Por la neurasteniuloj ni ĉiam konsilas:

  • Ŝanĝu vian vivmanieron: Ne fumu, ne trinku!

Kaj se nia kontraŭstaranto asertas:

  • Sed doktoro, mi neniam fumas eĉ apenaŭ trinkas.

Página 8 del original
Página 8 del original

Tiam ni respondu:

-Nu, kial ne? Trinku do kaj fumu!

Kuracisto kiu tiel kondutas ĉiam pravas. Kaj malgraŭ la neurasteniulo scias ke sia malsano estas nur «vorto» kiu almenaŭ permesas lin pasumi la vivon, li ĉiam deziras esti trompata, ĉar ĉiuj homoj tion deziras. Neniu kredas je sia kuracisto, sed kiam ni sentas nin malsanaj, ni vokas lin por ke li helpu, trompu kaj kredigu nin ke ni ankoraŭ ne mortas, kaj el tio rezultas ke la Medicino estas la plej profunda Scienco el la vivo, sed nur tiu de homoj, ne tiuj de kazoj; la vera Medicino estas do, trompiga, ne diagnoza.

Rimarkante ĉi-ĉion t.e. kazojn, homojn, sciencon, arton, diagnozon, trompon, medicinon k.t.p. kuracisto, amiko mia, studas nun kion li baptis per «Pseudo-neurastenio» verŝajne privata posedo de kiuj ne trovas konsolon antaŭ la Vero kaj malgraŭ ĉiam deziras esti trompataj ĉi-ĉion ili neniam kapablas plenumi. Al tiuj mi rekomendus legi al Kant por ke ili plonĝu en pura racio kaj sonĝu ke la morto neniam alvenos ilin dormantajn.

Sed ĉu gravas morti tiel aŭ tiel ĉi? Mi respondas simple: ĉu gravas morti? Schiller, milita kuracisto, konsilis nin: ĉu vi timas la morton? Ĉu vi deziras senmorti? «Vivu en Tuto»! «Kiam vi forpasos ĝi restas!» «Vivu en Tuto!»… mirinda konsilo! Tio signifas… signifas… kion signifas? ĉar mi ne komprenas!

Nu, ni resumu: se vi havas nur saĝon, vi ne povas suferi je ĝi. Se vi estas nur cerbo, vi ne suferos je tio nomata «Neŭrastenio». Sed la koro… ho! la koro! Estas aferoj pri kiuj ni ne parolu. Kaj ni ne parolos pri la koro, ĉar se ni tion farus ĉi-bagateloj perdus sian amuzon.

Traduko de VALE

(daŭrigo…)

[BILDO p.8] Foto de granda paeljo-pato plena de rizo kun helikoj kaj pecoj de viando.

La «paeljo» estas abunda agrabla kaj bongusta manĝaĵo kiu ellasas ĉirkaŭ siaj manĝantoj, fratiĝon kaj amikecon kaj mi povas atesti ke en ĉiuj E-o grupejoj de la valencia Komunumo pendas ĉe la muroj grandega pato por paeljo-kuirado.

La plej tikla sekreto estas la «fajro» kiu ĉiam devas esti ĝuste kontrola-ta de la kuiristo. Mi ŝatas daŭrigi tiun agadon dum unu kaj duon-horon sed aliaj preferas mallongigi ĝin dum nur dudek minutoj.

Unue ni fritas kreskaĵojn, legomojn kaj viandojn kiuj en paeljoj povas esti: koko, kuniklo, anaso aŭ knedoj de hakita viando kun dispecigita aŭ muelita pano. Poste ni plenigas la tutan paton je akvo kaj atendas por boligi ĝin, enĵetante sekve, helikojn kaj rizon kiuj same ol iam ili naskiĝis en akvo, mortas hodiaŭ en akvo. Rosmareno kaj safrano povas taŭgi por spicoj.

Sed laŭ ĝenerala opinio la ĉefa afero estas la renkontiĝoj kaj kunvenoj, en kiuj ĉiuj personoj kolektiĝas, ĉiam gaje kaj harmonie, eble tial ke «ĉiuj metas la kuleron en la saman teleron».

Valencio Septembro 1994

Fotoj J. Mª Añó Montagud

Verkis J. Añó Belda

Tajpis J. M-ª Añó Peña

Página 9 del original
Página 9 del original

[BILDO p.9] Ronda emblemo kun la cirkla surskribo «Hispana Esperanto-Federacio» kaj, meze, «54a HK / Salou».

SALOU, de la 9-a ĝis la 12-a de Novembro 1995

De la 9-a ĝis la 12-a de novembro, tre bone aranĝita de niaj katalunaj samideanoj, kun la honora prezidanteco de la Honorinda Moŝto Jordi Pujol, okazis en Salou (Tarragona) la 4-a Kongreso de Hispana Esperanto Federacio.

Kiel citindaj decidoj de la Ĝenerala Kunveno, ni povas mencii la jenajn:

1- Okazigi la venontajn kongresojn de HEF, por la jaro 1996 en Murcio, kaj por la jaro 1997 en Valencio (ene de la Eŭropa Esperanto Forumo).

2.- Nomumi novan sekretarion, al la aktiva samideano Manuel Parra, de Segovia, kaj novan direktoron de HEF al Augusto Casquero.

3.- Altigi la HEF-kotizojn 10%.

4.- Lanĉi kampanjon por atingi almenaŭ entute 1.000 membrojn, kio rajtigus HEF-n havi 2 komitatanojn ĉe U.E.A. Tio efike helpus por plibonigi la ekonomion kaj funkciadon de HEF.

5.- Lanĉi kampanjon por informi la hispanajn eŭro-parlamentanojn pri E-o, kaj konvinki ilin apogi la Internacian Lingvon en la Eŭropa Parlamento.

6.- Preni sur sin la respondecon, pere de la CO en Madrido de la ĉefdelegiteco de UEA.

7.- Serioze serĉi novan ILEI-n delegiton en Hispanio, ĉar la antaŭa ne plu restos en tiu posteno. Ni profitas ĉi tiun artikolon por informi ke d-ro Tarín prenis sur sin ĉi tiun gravan respondecon. Ĉi tiu estas unu el la plej gravaj taskoj de nia movado, okupiĝi pri organizado de la instruado de nia lingvo.

8.- Aljuĝi du gravajn premiojn: Premion «Klara Silbernik», por Maribel Alonso, edzino de Juan Carlos Ruiz, nuntempa prezidanto de Madrida Esperanto Liceo, kaj la premion de Fundación Esperanto, por la traduko el hispana verkisto de la 20-a jarcento, aljuĝita al la hungara esperantisto Istvan Ertl, redaktoro de «Esperanto», pro la traduko de «La adiaŭo», de Ignacio Aldekoa.

9.- Pri la financa situacio de HEF, la tuta ĉeestantaro deklaris esti kontentaj. Nuntempe, ĉefe pro la bona financa rezulto de la UK en Valencia, HEF havas kapitaleton. Estis proponite dum la kunveno investi parton el tiu kapitalo por aĉeti malgrandan ejon, en Valladolid, por meti en ĝi la stokon de Libroservo, kio samtempe estos bona afero por konservi la kapitalon, kaj aldone uzi ĝin tiucele.

La membroj de la Valencia grupo ludis ankaŭ aktivan rolon ene de la programo. Pascual Pont prelegis pri la interesa temo «La transa lingvo», kaj Augusto Casquero pri «Slovakio: Natura paradizo en centra Eŭropo», kun projekciado de lumbildoj.

Tre grava kaj sukcesa estis la prezentado de novaj libroj, inter kiuj ni nepre devas citi «Lirikaj perloj de Al-Andalus»-n, verkita de Marco Botella, kelkajn novajn eldonaĵojn de Sferoj kaj aliajn librojn pri fantasto kaj scienc-fikcio, de Miguel Gutiérrez Adúriz, novan kaj modernan E-o-lernolibron, de la sama aŭtoro, libron de Giordano Moya, ktp.

Kompreneble, ene de la programo, okazis diversaj aliaj eroj, kiel prelegoj, kunsidoj, ktp, kiuj estos pli amplekse traktataj en la HEF-bulteno «Boletín».

Página 10 del original
Página 10 del original

1-a JUNULARA KONFERENCO FRANCA- IBERIA

Dum la pasinta oktobro okazis en Rocafort (Valencio) la 1-a Junulara Konferenco Franca-Iberia de Esperanto, organizita de Valencia Junulara Asocio de Esperanto, en Casal d’Esplai «L’Horta», cedita senpage de la valencia urbestraro por tiu evento. Ĉeestis deko da reprezentantoj de diversaj lokaj asocioj, de Portugalio, Francio, kaj diversaj hispanaj regionoj, kun la celo impulsi la interŝanĝon kaj la interkomunikadon pere de la internacia lingvo inter la gejunuloj el ĉi tiu mondoparto, kaj ankaŭ kun aliaj landoj. Ĉicele oni interkonsentis interalie, starigi, ankaŭ por ĉi tiu regiono, teleinformatikan reton da uzantoj de Esperanto, ene de la konata Internet, same kiel la jam ekzistanta je monda skalo.

Krome, estis tie difinita tuta kalendaro da aktivaĵoj, kiel renkontiĝoj kaj laborbrigadoj, en la Iberia Duoninsulo kaj suda Francio. Inter ili elstaras la Somera Internacia Kurso, kiu okazos en Valencio, de la 12-a ĝis la 19 de aŭgusto 1996.

Alberto Bermell

$ UEA DENOVE TROIGAS $

Kiel kutime, por la venonta UK en Prago, UEA, «helpante» la kongresanojn, ofertas hotelprezojn pli altaj ol tiuj kiuj ĉiu lerta kongresano povas ricevi mendante per si mem aŭ simple mendante en kiu ajn vojaĝagentejo.

La altaj prezoj ĉiam ofertataj de UEA estas grava diskriminacio, ĉar en la landoj, ni diru, «malriĉaj», aŭ laŭ la ofta esprimo de niaj altranguloj, «nepagipovaj landoj» nur malmultaj esperantistoj sukcesas pagi aliĝkotizon kiu superas la tutan monatan salajron. Krom tio, anstataŭ helpi ilian partoprenon al la UK-j, serĉante, almenaŭ por la esperantistoj el tiuj landoj, malmultekostajn loĝejojn aŭ favorajn prezojn, kio devus esti la celo kaj devo de UEA kaj de la lokaj organizantoj (ĉiam sub la rigidaj ordonoj de la CO), ili interesiĝas nur pri la altaj makleraĵoj atingeblaj en la pli kostaj loĝejoj. Malmultekostaj loĝejoj ne donas altan makleraĵon, sed donas laboron al la organizantoj. Prefere forgesi pri ili.

Kaj kion diri rilate la Infanan Kongreseton. Kotizo kostas ĉirkaŭ 30.000 pesetojn, kio estas dumonata salajro en orienta Eŭropo. Malfacile infanoj, estonteco de nia movado, povas ĉeesti. Certe en Ĉeĥio, malmultekosta lando, eblas atingi kondiĉojn pli favoraj por la esperantista infanaro. Tamen, «negoco estas negoco». Feliĉe ne ĉiuj en nia movado havas tiujn problemon. Estraranoj de UEA, kaj kelkaj deĵorantoj almenaŭ de «nia» Centra Oficejo de UEA, havas la okazon, dum la UK-j, loĝi senpage, dankon al la kotizoj kaj makleraĵoj atingitaj el la kongresanara poŝo, en la plej elegantaj kaj altnivelaj hoteloj, kion ili sendube meritas. Sed, ĉu tio havas ian rilaton kun la «Interna ideo» de Zamenhof?. Pri tio ni havas kelkajn dubetojn. Lukso troas en la UK-j dum multaj samideanoj ne sukcesas, almenaŭ unu fojo en la vivo, partopreni.

Kaj jen demando: Ĉu esperantistoj devas servi la asociojn aŭ niaj asocioj devas servi la esperantistojn?

La redaktistaro

Página 11 del original
Página 11 del original

LIRIKAJ PERLOJ DE AL-ANDALUS

Antonio Marco Botella, unu el niaj plej elstaraj verkistoj, aperigis libron kun la titolo «Lirikaj Perloj de Al-Andalus».

Ĝi estas unu el la plej gravaj verkoj de hispana aŭtoro, kaj ni ĉiuj devas diskonigi la verkon inter esperantistoj kaj ne esperantistoj. Ni, anstataŭ fari recenzon, prenos kelkajn vortojn de la libro, kiuj sufiĉe klare parolas al ni pri la enhavo:

«Lirikaj Perloj de Al-Andalus estas serioza studo pri la muzulmana Hispanio (711-1492). En ĝi aperas la biografioj de la plej gravaj poetoj de tiu periodo, spicitaj per anekdotoj kaj priskriboj de politikaj eventoj okazintaj en la plej rafinita civilizacio tiama de Okcidento, nome Al-Andalus, bedaŭrinde ne sufiĉe konata. Kelkaj eroj de la nuna verko, unua en Esperanto pri tiel interesa temo, liveras al la leganto la impreson, ke oni legas rakontojn el la MIL KAJ UNU NOKTOJ, kvankam temas ja rigore pri historio…

Nur ĝeneraltrajte mi volis skizi per ĉi Enkonduko kelkajn aspektojn de la preskaŭ legenda lando nomata Al-Andalus, kun profiloj vere unikaj, kaj aldoni, ke tiuj pripoeziaj valoroj ne estis la solaj laŭdindaj kaj konindaj de nia lando en tiu epoko. Al-Andalus estis tio kaj multe pli. Unu el ĝiaj plej eminentaj filoj, la granda poeto Ibn Jafayya, dediĉis al ĝi jenajn versojn plenajn de amo kaj fervoro:

[BILDO p.11] Foto de galerio kun arkadoj kaj kolonoj super krutaĵo. Apudskribo: «Kombo-ĉambro en Alhambro»

AL-ANDALUS, ETERNO-PARADIZO

Ho vi, gent’ de Al-Andalus, kiel vi feliĉa estas!: Akvo, ombroj, rojoj, arboj, tia paradiz’ eterna nur en ĉi patri’ ekzistas, en alia lok’ ne eblas. Se mi devus ja elekti, tiun ĉi, vi estu certa, ke elektus mi plezure, ĉar ne estas land’ pli bela! Ho, ne timu! en l’ infero oni ja ne pun-enfermas la personojn nun ĝuantajn paradizon plej eternan.

[BILDO p.11] Malgranda foto-portreto de viro, malluma kaj malklara.

Antonio MARCO BOTELLA

Página 12 del original
Página 12 del original

Universala Deklaracio de homaj rajtoj (UN)

de la 10-a de Decembro 1948

Artikolo 1. Ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj. Ili posedas racion kaj konsciencon, kaj devus konduti unu al alia en spirito de frateco.

Artikolo 2. (1) Ĉiuj rajtoj kaj liberecoj difinitaj en tiu ĉi Deklaracio validas same por ĉiuj homoj, sen kia ajn diferencigo, ĉu laŭ raso, haŭtkoloro, sekso, lingvo, religio, politika aŭ alia opinio, nacia aŭ socia deveno, posedaĵoj, naskiĝo aŭ alia stato.

(2) Plie, nenia diferencigo estu farata surbaze de la politika, jurisdikcia aŭ internacia pozicio de la lando aŭ teritorio, al kiu apartenas la koncerna persono, senkonsidere ĉu ĝi estas sendependa, sub kuratoreco, nesinreganta aŭ sub kia ajn alia limigo de la suvereneco.

Artikolo 3. Ĉiu havas la rajtojn je vivo, libereco kaj persona sekureco.

Artikolo 4. Neniu estu tenata en sklaveco aŭ servuteco; sklaveco kaj sklavkomerco estu malpermesitaj en ĉiuj siaj formoj.

Artikolo 5. Neniu suferu torturon aŭ kruelan, nehoman aŭ sendignigan traktadon aŭ punon.

Artikolo 6. Ĉiu rajtas esti ĉie agnoskita jure kiel perso.

Artikolo 7. Ĉiuj homoj estas jure egalaj, kaj rajtas sen diskriminacio al egala jura protekto. Ĉiujn rajtas ricevi egalan protekton kontraŭ kia ajn diskriminacio, kiu kontraŭas tiun ĉi Deklaracion, kaj kontraŭ kia ajn instigo al tia diskriminacio.

Artikolo 8. Ĉiu rajtas ricevi de la kompetentaj naciaj tribunaloj efikan riparon pro agoj, kiuj kontraŭas la fundamentajn rajtojn, kiujn li havas laŭ la konstitucio aŭ la leĝoj.

Artikolo 9. Neniu suferu arbitrajn arestojn, malliberigon aŭ ekzilon.

Artikolo 10. Ĉiu en plena egaleco rajtas je justa kaj publika proceso antaŭ sendependa kaj senpartia tribunalo, por prijuĝo de liaj rajtoj kaj devoj kaj de kiu ajn kriminala akuzo kontraŭ li.

Artikolo 11. (1) Ĉiu akuzita pro punebla faro rajtas, ke oni supozu lin senkulpa, ĝis oni pruvos laŭleĝe lian kulpon en publika proceso, en kiu li ricevis ĉiujn garantiojn necesajn por sia defendo.

(2) Neniu estu konsiderata krimkulpa pro kia ajn ago aŭ neago, kiu ne konsistigis puneblan faron, laŭ nacia aŭ internacia juro, en la tempo, kiam ĝi estis farita. Same tiel, ne estu aljuĝita pli severa puno ol tiu, kiu estis aplikebla en la tempo, kiam la punebla faro estis plenumita.

Artikolo 12. Neniu suferu arbitrajn intervenojn en sian privatecon, familion, hejmon aŭ korespondadon, nek atakojn kontraŭ sia honoro aŭ reputacio. Ĉiu rajtas ricevi juran protekton kontraŭ tiaj intervenoj aŭ atakoj.

Artikolo 13. (1) Ĉiu havas la rajton libere moviĝi kaj loĝi interne de la limoj de kiu ajn ŝtato.

(2) Ĉiu rajtas eliri el kiu ajn lando, inkluzive la propran kaj reveni en sian landon.

Artikolo 14. (1) Ĉiu rajtas peti kaj ricevi en aliaj landoj azilon kontraŭ persekuto.

(2) Tiu rajto ne estas alvokebla en kazoj de persekutaj akuzoj malfalse levitaj pro ne-politikaj krimoj aŭ pro agoj kontraŭ la celoj kaj principoj de Unuiĝintaj Nacioj.

Artikolo 15. (1) Ĉiu rajtas havi ŝtatanecon.

(2) Al neniu estu arbitre forprenita la ŝtataneco, nek rifuzita la rajto ŝanĝi sian ŝtatanecon.

Artikolo 16. (1) Plenaĝaj viroj kaj virinoj, sen ia ajn limigo pro raso, nacieco aŭ religio, rajtas edziĝi kaj fondi familion. Iliaj rajtoj estas egalaj koncerne la geedziĝon, dum la geedzeco kaj koncerne eksedziĝon.

(2) Geedziĝo okazu sole laŭ libera kaj plena konsento de la geedziĝontoj.

(3) La familio estas la natura kaj fundamenta grupunuo de la socio, kaj ĝi rajtas ricevi protekton de la socio kaj de la ŝtato.

Artikolo 17 (1) Ĉiu rajtas propritei havaĵon kaj sola kaj en asociiĝo kun aliaj.

(2) Al neniu estu arbitre forprenita lia proprieto.

Artikolo 18. Ĉiu havas la rajton je libereco de penso, konscienco kaj religio; tiu ĉi rajto inkluzivas la liberecon havi opiniojn sen intervenoj de aliaj, kaj la rajton peti, ricevi kaj komuniki informojn kaj ideojn per kiu ajn rimedo kaj senkonsidere pri la landlimoj.

Artikolo 20. (1) Ĉiu havas la rajton je libereco de pacema kunvenado kaj asociiĝo.

(2) Neniu estu devigita aparteni al asocio.

Artikolo 21. (1) Ĉiu homo rajtas partopreni la regadon de sia lando, aŭ rekte aŭ pere de libere elektitaj reprezentantoj.

(2) Ĉiu rajtas je egala altiro al publika servo en sia lando.

(3) La volo de la popolo estu la bazo de la aŭtoritato de la registaro; tiu volo estu esprimata per regulaj kaj aŭtentikaj elektoj, kiuj okazu per universala kaj egala balotrajto, kaj per sekreta voĉdono aŭ ekvivalentaj liberaj voĉdonaj proceduroj.

Artikolo 22. Ĉiu, kiel membro de la socio, havas rajton je socia sekureco kaj povas postuli la realigon, per naciaj klopodoj kaj internacia kunlaboro, kaj konforme al la organizo kaj disponeblaj rimedoj de ĉiu Ŝtato, de tiuj ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj, kiuj estas nepre necesaj por lia digno kaj por la libera disvolviĝo de lia personeco.

Artikolo 23. (1) Ĉiu havas rajton je laboro, je libera elekto de sia okupo, je justaj kaj favoraj laborkondiĉoj kaj je protekto kontraŭ senlaboreco.

(2) Ĉiu, sen ia ajn diskriminacio, rajtas ricevi egalan salajron pro egala laboro.

(3) Ĉiu, kiu laboras, rajtas ricevi justan kaj favoran kompenson, kiu certigu por li mem kaj por lia familio ekziston konforman al homa digno, kaj kiun suplementu, laŭnecese, aliaj rimedoj de socia protekto.

(4) Ĉiu rajtas formi kaj aliĝi sindikatojn por protekto de siaj interesoj.

Artikolo 24. Ĉiu havas rajton je ripozo kaj libertempo, inkluzive racian limigon de la laborhoroj kaj periodajn feriojn kun salajro.

Artikolo 25. (1) Ĉiu havas rajton je vivnivelo adekvata por la sano kaj bonfarto de si mem kaj de sia familio, inkluzive de nutraĵo, vestaĵoj, loĝejo kaj medicina prizorgo kaj necesaj sociaj servoj, kaj la rajton je sekureco en okazo de senlaboreco, malsano, malkapablo, vidvineco, maljuneco aŭ alia perdo de la vivrimedoj pro cirkonstancoj ekster sia povo.

(2) Patrineco kaj infaneco rajtigas al specialaj prizorgoj kaj helpo. Ĉiuj infanoj, egale ĉu ili naskiĝis en aŭ ekster geedzeco, ricevu saman socian protekton.

Artikolo 26. (1) Ĉiu havas rajton je edukiĝo. La edukado estu senpaga, almenaŭ en la elementa kaj fundamenta stadioj. La elementa edukado estu deviga. La teknika kaj porprofesia edukado estu ĝenerale akirebla, kaj pli alta edukado estu egale akirebla por ĉiuj laŭ ties meritoj.

(2) Edukado celu la plenan disvolvon de la homa personeco kaj plifortigon de la respekto al la homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj. Ĝi kreskigu komprenon, toleron kaj amikecon inter ĉiuj nacioj, rasaj aŭ religiaj grupoj, kaj antaŭenigu la agadon de Unuiĝintaj Nacioj por konservo de paco.

(3) Gepatroj havas unuavican rajton elekti la specon de la edukado, kiun ricevu iliaj infanoj.

Artikolo 27. (1) Ĉiu rajtas libere partopreni la kulturan vivon de la komunumo, ĝui la artojn kaj partopreni sciencan progreson kaj ĝiajn fruktojn.

(2) Ĉiu havas rajton je protekto de moralaj kaj materialaj interesoj rezultantaj el eventualaj sciencaj, literaturaj aŭ artaj produktaĵoj, kiujn li aŭtoris.

Artikolo 28. Ĉiu havas rajton je socia kaj internacia organizo, en kiu la rajtoj kaj liberecoj difinitaj en ĉi tiu Deklaracio povas esti plene realigitaj.

Artikolo 29. (1) Ĉiu havas devojn al la komunumo, en kiu, sole, estas ebla la libera kaj plena disvolviĝo de lia personeco.

(2) En la uzado de siaj rajtoj kaj liberecoj, ĉiu estu subigita sole al tiuj limigoj, kiuj estas jure difinitaj ekskluzive kun la celo certigi adekvatan rekonon kaj respekton por la rajtoj kaj liberecoj de aliaj kaj por konformiĝi al justaj postuloj de moralo, publika ordo kaj ĝenerala bonfarto en demokrata socio.

(3) Tiuj ĉi rajtoj kaj liberecoj estas en neniu okazo efektivigeblaj kontraŭe al la celoj kaj principoj de Unuiĝintaj Nacioj.

Artikolo 30. Nenio en ĉi tiu Deklaracio estu interpretita kiel implico, ke iu ajn Ŝtato, grupo aŭ persono iel ajn rajtas entrepreni ian ajn agon, kiu celus detrui kiun ajn el la rajtoj kaj liberecoj ĉi-ene difinitaj.

Presita kun speciala permeso de la tradukinto, Ivo Lapenna 1987.

Valencia Luno n.º 42 (marzo de 1996)

Texto completo del número 42 de Valencia Luno, el boletín del Grupo de Esperanto de Valencia, de marzo de 1996: 14 páginas transcritas del original.

Portada de Valencia Luno n.º 42, marzo de 1996.
Portada de Valencia Luno n.º 42, marzo de 1996.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1996_n42_mar

Qué tiene de especial este ejemplar

  • Las páginas 13 y 14 repiten exactamente las 11 y 12: el programa provisional del 7º congreso de la VEF y Murcia y el boletín de inscripción salen impresos dos veces en el mismo número, de modo que pueda arrancarse un ejemplar sin perder el texto.
  • El número se contradice a sí mismo en los precios del alojamiento: el boletín de inscripción (p. 12 y 14) pone «Loko en dulita ĉambro: 3.900 / Loko en unulita ĉambro: 5.400», mientras que el bloque LOĜADO de la misma página los da invertidos, «En unulita ĉambro: 3.900 / Loko en dulita ĉambro: 5.400».
  • El artículo «LA VIRINA ROLO» (p. 9), traducido del francés y comentado por VALE, va fechado «Valencio, Marto 1994»: el texto es dos años anterior al número que lo publica.
  • El número del boletín no está impreso en la cubierta: el «Nº 42» del ángulo superior derecho está escrito a mano. El colofón de la página 2 sí lo imprime: «N-ro 42, marto 1996».
  • En el margen derecho de la página 8 hay un dibujo a pluma impreso de través, girado 90 grados: unas figuras levantan un cartel que dice «¡VIVA D. LUIS LÁZARO ZAMENHOF!» —el nombre de Ludwik Lejzer Zamenhof castellanizado— y al lado el grito «¡¡VIVA!!». Las palabras en cursiva que lo acompañan apenas se leen.
  • El nombre del nuevo jefe de delegados de ILEI sale de dos maneras: la página 2 imprime «Doktoro Julio Tarin», sin acento, y la página 3 «s-rojn Tarín», con acento.
  • En la segunda columna de la página 9, dentro de la frase «Ĉiuj materiaj progresoj kiujn postulas la nuna …ina situacio», la tinta es tan pálida que de la palabra solo se adivina el final «…ina».
  • La nota sobre ILEI (p. 2) imprime «Ĉiu interesiĝanto esti membro kaj kunlabori kun li, bonvolu kontakti lin», con la construcción rota; la nota paralela sobre HEF, en la misma página, sí lleva el verbo inicial: «Bonvolu ĉiu interesiĝanto esti delegito… kontakti».

Qué hay en este número

p. Título Idioma Firma
1 7-a KONGRESO DE VEF kaj MURCIO (kovrilo) epo
2 Kolofono kaj membraj asocioj epo/spa
2 NOVA DELEGITA RETO DE HEF epo
2 NOVA ILEI ĈEFDELEGITO epo
3 PROMENADO TRA LA RADIO epo La radio-teamo
4 PRI CERTA ERARIGA FRAZO DE «DON QUIJOTE» (I-6) epo Santiago Miquel Planas
6 6-a INTERNACIA ESPERANTO-KONGRESO kaj 6-a EŬROPA ESPERANTO-FORUMO epo
7 VENONTAJ KONGRESOJ epo
7 JARABONOJ POR 1996 epo
7 AGRABLA NOVAĴO ! epo
8 CURSO DE ESPERANTO. UNIVERSIDAD DE VALENCIA spa
8 Komikso «Frutos de Frutos» (represo) spa Madrigal
9 AUGUSTO COMTE epo
9 LA VIRINA ROLO epo VALE
10 Komiksoj «Frutos de Frutos» (represoj) spa/epo Madrigal
11 7ª KONGRESO DE VEF kaj MURCIO — Provizora programo epo
12 7ª KONGRESO DE VEF KAJ MURCIO — Aliĝilo kaj mendilo epo
13 7ª KONGRESO DE VEF kaj MURCIO — Provizora programo (ripeto de p. 11) epo
14 7ª KONGRESO DE VEF KAJ MURCIO — Aliĝilo kaj mendilo (ripeto de p. 12) epo

El boletín, entero

Página 1 del original
Página 1 del original

[BILDO p.1] En la supra dekstra angulo, permane skribita: «Nº 42».

[BILDO p.1] Kapo de la bulteno: malhelverda rektangulo kun blanka surskribo «VALENCIA LUNO». La komenca C de «VALENCIA» estas duonluno, kaj dekstre de «LUNO» staras konturita kvinpinta stelo; maldekstre, silueto de valencia pordego-turo.

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

7-a KONGRESO DE VEF kaj MURCIO

[BILDO p.1] Desegnaĵo per plumo: ŝtuparo kaj arkaĵo antaŭ la kvadrata turo kaj la kupolo de la monaĥejo de El Puig.

27-28 APRILO. El Puig (VALENCIA)

Página 2 del original
Página 2 del original

[BILDO p.2] Ripeto de la kapo de la bulteno, ĉi tie nigra-blanke: la turo, la duonluno-C, «VALENCIA LUNO» kaj la stelo.

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

Gran Vía Fernando el Católico, 45- 3ª Tno. 384 96 16 c/c Nº 0.017.830.370, Caja Postal, Pz. España. 46008 VALENCIO (HISPANIO)

MEMBRAJ ASOCIOJ:

Valencia Esperanto Grupo Gran Vía Fernando el Católico, 45- 3ª Tno Fakso 384 96 16 BANCAJA Konto 0009.310.116.9604

Grupo Esperanto de Alicante C/ San Fernando, 39, 03001 ALICANTE

Ĉiam Esperanto C/ General Primo de Rivera, 6 CP 03360 CALLOSA DE SEGURA (Alicante)

Lumradio Casa de Cultura, Blasco Ibáñez 8 46380 CHESTE (Valencia)

Asociación Juvenil «Juna Suno» Avd. de la Vega 4-4º B 0330 ORIHUELA (Alicante)

Redaktoro kaj kompostisto

Augusto Casquero

Korektanto

VALE

NOTO: Pri la enhavo de la artikoloj respondecas la aŭtoroj mem.

Depósito legal V-1683-1983

N-ro 42, marto 1996.

NOVA DELEGITA RETO DE HEF

Estas intenco krei novan delegitan reton de Hispana Esperanto Federacio, kun la celo starigi kontakton pere de ĝi, inter HEF kaj la membroj kaj asocioj, kaj inter la membroj kaj asocioj mem, por plibonigi ĝian funkciadon, kaj helpi disvastigi informojn pri E-o ĝenerale, kaj pri HEF konkrete. Dua celo estas helpi la novan lanĉitan kampanjon por atingi entute 1.000 membrojn, kio, inter alie, rajtigus la hispanan movadon havi 2 komitatanojn en UEA.

Bonvolu ĉiu interesiĝanto esti delegito, aŭ ĉiu asocio kiu dezirus havi HEF delegiton, kontakti la novan direktoron de HEF, Augusto Casquero, indikante nomon kaj konstantan adreson, TUJ !

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

NOVA ILEI ĈEFDELEGITO


Doktoro Julio Tarin, estas la nova ILEI-ĉefdelegito en Hispanio. Ĉiu interesiĝanto esti membro kaj kunlabori kun li, bonvolu kontakti lin en Grupo Esperanto de Valencia. Lia unua tasko estas koni kiujn membrojn de ILEI ankoraŭ deziras resti kiel membro. Dua, kaj grava, estas rekomenci la ekzamenojn de ILEI, ĉefe ene de la kongresoj, kiel ekzemple en la kongreso de HEF, kaj baldaŭ dum la kongreso de Valencia Esperanto Federacio kaj Murcio, 27-28 de aprilo en El Puig (Valencia).

Página 3 del original
Página 3 del original

[BILDO p.3] Vinjeto maldekstre de la titolo: terglobo el kiu eliras leterkoverto kaj telefonaŭskultilo, kaj el kies supro leviĝas anteno ŝprucanta ondojn.

PROMENADO TRA LA RADIO


[BILDO p.3] Foto: mezaĝa viro kun okulvitroj sidas en radiostudio antaŭ mikrofono, tenante folion kaj rigardante ĝin; malantaŭ li aparataro kaj bretoj.

Kiu ne rememoras la laboron farita de S-ro Félix Navarro en Radio Klara? Kiam li ne povis plu daŭri tiun laboron, nova teamo re-komencis, proksimume antaŭ unu jaro kaj duono, kun granda iluzio. Unue estis tri personoj: Sebastián Peris, Jesuo Marco kaj Eduardo Martínez. Poste alvenis Berta Raposo. Jesuo Raposo kunlaboris per traduko de novaĵoj el «Heroldo» kaj «Esperanto», kaj per legado de la kurso de E-o farita de S-ro Navarro. Poste venis al Valencio por ferii Alberto Bermell kaj Jana Charuzová, kaj ili kunlaboris en la radioprogramo de tempo al tempo. Ni intervjuis interalie s-rojn Tarín, Pascual Pont, kaj Augusto Casquero, kiam ĉi-tiu revenis el Slovakio kaj rakontis pri la tiea vivo. Ankaŭ venis sinjorino el Kubo, kaj rakontis multajn aferojn pri sia lando.

Tre interese estis por ni skribi leterojn al aliaj radiostacioj kun esperantaj programoj. Ni skribis al Francio, Kubo , Ĉinio, Estonio, Aŭstrio, kaj ricevis respondon kun materialo, aŭ simple kun salutoj, pli ol unufoje. Poste revenis Alberto kaj Jana, kiuj finfine eniris nian teamon, kiu en la lastaj tempoj fariĝis pli granda kun Ana Salvador, Fernando Manzanera kaj Luis Salag, kiuj ne venas al la radiostacio, sed tradukas por ni novaĵojn el esperantaj revuoj.

Finfine, ni deziras montri la enhavon de unuopa programero. Unue sonas muziko, farita de Jesuo Marco; poste ni legas mallongajn novaĵojn. Post tio ni pritraktas la ĉefan temon de la tago. Antaŭ la fino ni parolas pri gramatiko, kaj elsendas kelkajn minutojn paroladeton en Esperanto, per la Songazeto. Tra la novaĵoj kaj paroladoj ni metas, kompreneble, multe da muziko kun tekstoj en Esperanto.

Se vi volas aŭskulti nin, vi havas du eblojn: lunde de la deka ĝis la deka kaj duono vespere ĉe Canal 25 de Mislata 92.5, kaj marde de la kvara ĝis la kvina posttagmeze ĉe Radio Klara 104.4.

                                    La radio-teamo

[BILDO p.3] Malgranda emblemo ĉe la paĝopiedo: terglobo kun meridianoj, trapikita de horizontala akso kaj de vertikala pinto, kun kvinpinta stelo ĉe la supra maldekstra flanko.

Página 4 del original
Página 4 del original

PRI CERTA ERARIGA FRAZO DE «DON QUIJOTE» (I-6)


Kiam la licenciulo pastro Pero Pérez kaj la barbiro majstro Nicolás ĉe la 6-a ĉapitro de la unua parto de «Don Quijote» faris en la biblioteko de la manĉana heroo la energian elsarkon kiu restigis la kavaliron sen libroj, oni trovis ekzempleron de la kastilia eldono de la valencia verko «Historio de la fama Tirante el Blanco».

Tuj la pastro laŭdis la enhavon de tiu romano kaj citis kelkajn el ties personoj. Sed en sia citaĵo li suferis konfuzon.

En la esperanta traduko de Fernando de Diego, la licenciulo diras (ĉapitro I-6), ke en Tirante «troveblas (…) ŝia moŝto la imperiestrino, kiu enamiĝis al sia ŝildisto Hipólito». La pastro, en tiu momento, forgesas, ke Hipólito ne estas ŝildisto de la imperiestrino, sed de Tirante.

Tamen, ĉu vere Pero Pérez konfuziĝas? La aserto de la licenciulo povus deveni almenaŭ de tri kaŭzoj:

1.- La deziro ŝerci. Tiu dokta homo, licenciita ĉe Sigüenza, havas humuran karakteron kaj tre ofte li ironias kaj klopodas amuzi kaj ridigi;

2.- La kastilia poseda pronomo «su» ( apokopo de «suyo», «suya», «suyos» aŭ «suyas») facile kondukas, vole nevole, al dusencaj frazoj. Kaj eble li volas apliki al la pronomo «su» la sencon «su (de Tirante) escudero»; kaj

3.- Finfine, tute simple, li eble eraras.

En lingvoj kiel franca, itala, kataluna-valencia kaj aliaj, la poseda pronomo (aŭ adjektivo) de la tria singulara persono akordiĝas kun la genro de la posedaĵo; en lingvoj kiel angla, Esperanto kaj aliaj, la poseda pronomo (aŭ adjektivo) je la tria persono de la singularo dependas de la genro de la posedanto.

En la kastilia lingvo, la poseda pronomo «su» (apokopo, kiel jam dirite) havas nenian rilaton kun la genro de la posedanto nek kun tiu de la posedaĵo; ĝi estas plene dubigema, plene erariga, ĉar taŭgas por la tria persono singulara kaj plurala de ambaŭ genroj kaj eĉ por la dua persono, ankaŭ singulara kaj plurala, en la ĝentila formo «usted».

[BILDO p.4] Desegnaĵo per plumo: Don Quijote kun lanco sur maldika ĉevalo, akompanata de Sancho Panza sur azeno, en seka ebeno.

Ni vidu nun kelkajn tradukojn al la lingvoj plej proksimaj al niaj kaj la solvon kiun la tradukintoj donis al la citita frazo.

En la franca traduko farita de H. Bouchon Dubournial (Parizo, 1807, vol. 1, p. 95) aperas la esprimo «les amours de l’impératrice, avec son écuyer Hippolite».

Ankaŭ en la franca traduko verkita de César Oudin, reviziita de Jean Cassou

Página 5 del original
Página 5 del original

(Éditions Gallimard, 1988, p. 104) oni trovas: «Voici donc (…) et madame l’impératrice amoureuse d’Hippolite, son écuyer» .

En la angla traduko de J.M. Cohen (Londono, 1950, p.50) li skribas: «Here is (…) and the lady Empress in love with her squire Hippolito». Tie-ĉi estas la poseda adjektivo «her», kiu povas erarigi la leganton.

En la kataluna traduko farita de Joaquim Civera i Sormani (eldonita en Barcelono, 1969, p. 38) ankaŭ aperas senco iom konfuza. La pastro diras: «i la Senyora Emperadriu, enamorada d’Hipòlit, el seu escuder».

Nur en alia kataluna traduko, verkita de Antoni Bulbena i Tosell (Barcelono, diversaj eldonoj, sed mi nur povis konsulti tiun ne datitan, kiun mi supozas ke ĝi estas de 1928, p.66) la tradukinto ne stumblas ĉe tiu punkto. Li skribas: «i com la Senyora Emperadriu s’enamorà del jove escuder Hipòlit», sed ne klarigas kies ŝildisto tiu-ĉi estas.

[BILDO p.5] Desegnaĵo per plumo: kavaliro en armaĵo staras kun levita glavo super granda malfermita libro kuŝanta sur la tero; sur la paĝoj legiĝas la nomo «AVELLANEDA».

La amfibologia formo de la frazo de la pastro de la vilaĝo de la Mancha, en la hispana originalo, erarigas eĉ tre klerajn personojn kiel ekzemple okazas sur la tria paĝo de la ĵurnalo ABC, de Madrido, de la 20-a de novembro, 1990.

Krom tio, laŭ Vicente Gaos (1919-1980), estis Diego Clemencín (1765-1834) la unua kiu klarigis la dubeman sencon de la kastilia frazo en la hispana teksto de «Don Quijote»

Martí de Riquer (n. en 1914) asertas, ke laŭlonge de «Tirante» aperas kontraŭdiroj pri la personeco de Hipólito (V/ «Aproximació al Tirant», Barcelono, 1990, p. 140, m/n 2). Sed nun oni povas aldoni, ke ekzistas nenia dubo pri lia kondiĉo de nevo kaj ŝildisto de la bretona kavaliro Tirante.

Kiel konkludo ni vidas, ke en la tradukoj de la citita kastilia frazo al lingvoj kiel franca, itala, kataluna-valencia, k.a. la laŭlitera interpreto ne modifas la dubeman sencon de la originalo.

Sed en la traduko al lingvoj kiel la angla aŭ Esperanto, facile okazas konfuzo. En tiuj-ĉi lingvoj estus pli bone uzi la posedan adjektivon de la tria singulara persono en la vira genro (en la angla, «his»; en Esperanto, «lia») kaj aldoni marĝenan noton por klarigi la eblan dubon.

                                    Santiago Miquel Planas

Página 6 del original
Página 6 del original

[BILDO p.6] Foto supre maldekstre: mallarĝa montara valo kun rivereto inter krutaj arbaraj deklivoj.

[BILDO p.6] Foto supre dekstre: du personoj en tradiciaj slovakaj kostumoj, kun broditaj vestoj kaj kapornamo.

6-a INTERNACIA ESPERANTO-KONGRESO kaj 6-a EŬROPA ESPERANTO-FORUMO

13-19 julio, POPRAD (SLOVAKIO)


En la belega slovaka regiono «SLOVAKA PARADIZO», okazos ĉi jare la supre menciitaj esperanto-aranĝoj.

Tie oni prezentos la samajn kongresojn, kiuj okazos venontjare en Hispanio, konkrete en Valencio. Pro tio gravas ke granda grupo da hispanaj esperantistoj ĉeestu tiun prezentadon, kaj samtempe havu la okazon ĝui la restadon en unu el la plej belaj kaj mirindaj lokoj de la tuta Eŭropo, kie la naturo ankoraŭ estas bone prizorgata, kaj kiu ofertas por la naturamantoj belegajn pejzaĝojn, altajn kaj krutajn montojn, densajn arbarojn, kie ankoraŭ vivas libere ursoj, lupoj, vulpoj, cervoj, ktp, purajn montarajn riverojn, kaj altmontarajn lagojn, glaciiĝintajn kavernojn, ktp, krom afablan gastigadon pere de la gastema slovaka popolo, kaj, kaj tio ankaŭ gravas, tre malaltajn prezojn.

Ni estas certaj ke neniu ĉeestanto al tiu aranĝo povos dum sia tuta vivo forgesi la certe agrablan restadon en Slovakio.

Inter la multaj diversaj aranĝoj ofertataj de la organizantoj elstaras la ekskursoj al la glaciita kaverno Demänovská kaj Valo Jánska, en Malaltaj Tatroj; la ekskurso al Nacia Parko Pieniny (rivero Dunajec), kun flosado en la rivero, en tipaj flosiloj, laŭlonge de 9 kilometroj; la ekskurso al Altaj Tatroj, kun vizito al la montaraj lagoj Štrbské Pleso( por kiu estas petata la organizadon de Vintraj Olimpikaj Ludoj) kaj Popradské Pleso.

Krom tio okazos intensiva Esperanto-kurso, eventualaj promenadoj tra la arbaroj por kolekti fungojn (en la ĉirkaŭaĵoj eblas trovi ĉirkaŭ 500 speciojn), ktp.

Ni ne forgesu la belajn monumentojn, kaj admirindan kaj riĉan folkloron.

La prezo por la tuta kongreso, kiu inkluzivas kotizon, loĝadon(en turismaj kondiĉoj), manĝadon, kaj ekskursojn, kostas nur 13.000 pesetojn.

Ni ne perdu tiun unikan okazon ekkoni tiun belegan parton de la mondo pere de Esperanto. Fine de tiu kongreso ni povos are reveturi al Prago por ĉeesti la UK-n.

En Valencia Esperanto Grupo haveblas aliĝilojn kaj programojn.

P E T U I N F O R M O J N !

[BILDO p.6] Kvar malgrandaj fotoj en vico ĉe la paĝopiedo: (1) alta rokoformaĵo inter arboj; (2) vilaĝo kun preĝeja turo sub montaj deklivoj; (3) roka montopinto; (4) arbara rivero fluanta inter piceoj. Sub la tria foto la apudskribo: POPRAD

Página 7 del original
Página 7 del original

VENONTAJ KONGRESOJ


27-28 aprilo: 7-a KONGRESO DE VEF KAJ MURCIO. El Puig (Valencia). Kongreskotizo: 1.000 ptoj. Konstanta adreso: Nia asocio.

1-5 majo: 10-a ĜENERALA KONFERENCO DE MONDA TURISMO. Bydgoszcz (Pollando). Informoj en nia asocio.

12-17 julio: 55-a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO. Konstanta adreso: Asociación Socio-Cultural «Ĉielarko». Gregorio Martínez Montesinos 3, 30580 Alquerías (Murcia).

13-19 julio: 6-a INTERNACIA ESPERANTO KONGRESO KAJ 6-a EŬROPA ESPERANTO FORUMO. Poprad (Slovakio). Informoj kaj aliĝiloj en nia asocio. Prezo aliĝo, loĝado, manĝado kaj ekskursoj: entute 13.000 ptoj.

20-27 julio: 81-a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO. Praga (Ĉeĥio). Konstanta adreso: UEA (Rotterdam).

NOTO: Grupo Esperanto de Valencia organizas du karavanojn, unu per aŭtobuso al Poprad kaj Praga, kaj la alia per aviadilo nur al Praga, je tre favoraj prezoj kaj kondiĉoj. Petu informojn.

30a Internacia Infana Kongreseto

Rabyne na Slapy – PRAGO – Ĉeĥio

20 – 27 julio 1996

[BILDO p.7] Desegnaĵo per plumo: la Karla Ponto de Prago kun sia porda turo kaj, malantaŭe, la tegmentoj kaj turoj de la Malgranda Kvartalo.

JARABONOJ POR 1996


GRUPO ESPERANTO DE VALENCIA: Ordinara Membro 3.000 ptoj. Gran Vía Fernando el Católico 45, 3ª, 46008 Valencia. Telefono: 3849616. Membroj ricevas la bultenon «VALENCIA LUNO».

HISPANA ESPERANTO FEDERACIO: Ordinara Membro (OM): 3.300 ptoj. Adreso: Rodríguez San Pedro, 13, 3º-7ª. 28015 Madrid. Telefono kaj fakso: 91 446-80-79.

HEROLDO DE ESPERANTO: 2.900 ptoj. Peranto: Luis Serrano. Font Nova 32, 08202 Sabadell.

UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO (UEA). Membro Abonanto, kun jarlibro kaj revuo «Esperanto»: 5.300. Peranto: HEF (Madrido).

KAE-Informilo: 800 ptoj. Santiago Torné Grau. C/Roca, 22, 3º, 1ª, 08208 Sabadell.

AGRABLA NOVAĴO !


Nia kara samideanino Maria del Carmen Dávila Buitron edziniĝis al la simpatia Lalo, la 29-an de decembro, en Madrid.

«Mamen» esperantistiĝis en la jaro 1979, en Madrida E-o Liceo, kie ŝi tre aktive laboradis por E-o. Ŝi partoprenis diversajn naciajn kaj internaciajn kongresojn, kaj ege multe helpis dum la organizadoj de la Hispana Esperanto Kongreso de Valencio (1988) kaj UK de 1993.

FELIĈON !

Página 8 del original
Página 8 del original

[BILDO p.8] Supre dekstre: la ronda blazono de la Universitato de Valencia, kun la latina surskribo ĉirkaŭ la ŝildo.

CURSO DE ESPERANTO

UNIVERSIDAD DE VALENCIA


FECHA: Del 16 al 30 de Abril (10 clases de 2 horas), de 17 a 19

LUGAR: Laboratorio de Idiomas de la Fac. de Filología, Av. Blasco Ibáñez, 28

DURACIÓN ACADÉMICA: 2 créditos

PROGRAMA: 1.- Breve revisión de las lenguas planificadas 2.- Origen y evolución del Esperanto 3.- Gramática resumida del Esperanto 4.- Curso intensivo conversacional

PRECIO DE MATRÍCULA: Comunidad universitaria: 6.000 pesetas Público en general : 9.000 pesetas

LUGAR PARA MATRICULARSE: Servicio de Extensión Universitaria, C/ La Nau , 2, Valencia. Teléfono: 3 86 41 12

La matrícula se realizará de 11 a 14 horas, a partir del 6 de marzo de 1996. Es necesario presentar el D.N.I., y en su caso acreditación de pertenencia a la comunidad universitaria.

CERTIFICADO: Para recibir el certificado será necesario haberse matriculado al curso, y asistir al menos al 80 % de las clases

[BILDO p.8] Represo de gazeta komikso, kun la kaplinioj «FRUTOS DE FRUTOS», «EL ADELANTADO DE SEGOVIA — Jueves 30 de noviembre de 1995» kaj «MADRIGAL». Tri vinjetoj: malgranda figuro parolas kun alia, apud raketformaj konstruaĵoj, pri kiom da homoj estas en la eterneco kaj kiel ili interkompreniĝas tie; la respondo en la tria vinjeto estas, ke ili parolas esperanton, «el idioma universal», kiun instruis al ili la dekano, patro Adamo. Subskribo de la desegnisto: MADRIGAL.

[BILDO p.8] Ĉe la dekstra marĝeno, turnita je 90 gradoj, desegnaĵo per plumo: figuroj kun levitaj brakoj portas grandan afiŝon kun la surskribo «¡VIVA D. LUIS LÁZARO ZAMENHOF!»; apude la krio «¡¡VIVA!!» kaj kelkaj kursivaj vortoj, el kiuj legiĝas nur «El majete Muñoz»[?]; la cetero [nelegebla].

Página 9 del original
Página 9 del original

[BILDO p.9] Portreto (gravuraĵo aŭ punktoraster-foto) de Auguste Comte: vira kapo kun alta kalva frunto, en malhela vesto, rigardanta maldekstren.

AUGUSTO COMTE


Naskita en Montpellier en 1798, li mortis en Parizo en 1857.

Unue lernanto, poste profesoro ĉe la Politeknika Skolo. Lia «Kurso pri Pozitiva Filozofio» estas unu el la plej gravaj verkoj de la 19ª jarcenta Filozofio. Ĉi-aŭtoro fondis «Pozitivismon» kiu rezignis ĉiujn metafizikajn traserĉojn por konsekri sin nur al studo de l’ faktoj.

Jam 13-jarulo, li mem sin liberigis de ĉiuj kredoj. Lia fido, lia aktiveco, l’ elano de sia koro ne revis pri Dio je kiu li tute ne kredis: lia ĉiama dio estis la Homaro. Li petis al Katolikismo, kies organizon kaj pedagogion li admiris, tion kio al la pozitiva filozofio mankas por ĝin evoluigi en homaran religion. (F. Strowki).

………….

LA VIRINA ROLO

Sen vane diskuti regresemajn utopiojn, senkaŝe rimarkindas por pli bone taksi la realan ordon, ke se la virinoj iam atingus tiun egalecon, postulata (sen ilia mem propra konsento), de iliaj pretendaj defendantoj, same suferus kaj iliaj sociaj garantioj kaj ilia karaktero morala.

Ĉar ĉi tiel ili troviĝus engaĝintaj, ĉe la plej oftaj karieroj, al ĉiu efike laborista virkonkurado kiu ili certe ne povus elteni, kaj same la troa rivaleco frakasus praktike la ĉefajn soklojn de la reciproka korinklino.

Anstataŭ tiuj revoj, klare ribelemaj, natura principo plue garantias la inan ekzistadon fiksante ĉiujn devojn de l’ ag-sekso favore al am-sekso: «La viro nutru la virinon». Tia estas la natura leĝo de nia specio ĉiam konforma kun la ekzistado esence hejmeca de l’ am-sekso. Tiu regulo kiun manifestas eĉ la plej plumpa socioebleco disvolviĝas kaj perfektiĝas des pli la homa evoluo plenumiĝas. Ĉiuj materiaj progresoj kiujn postulas la nuna virina[?] situacio, klopodas plenumi tiun fundamentan principon.

Tia estas ĉi-koncerne, la vera senco de la homa progreso: transformi la virinan vivon kiel eble plej hejmecan kaj liberigi ĝin ĉiam pli kaj pli de ĉiu ekstera laboro firmigante ĉi tiel ĝian senteman celon.

KOMENTARIO: Tre arkaika ŝajnas al niaj nunaj okuloj, tiu penso de la fondinto de «POzitivismo». Sed lia subdivido pri l’ sekso: laŭ ag- kaj am-sekso ege rimarkindas. En okazo de eks-edziĝo, la filoj restas aŭtomate sub gardo de la patrino. Kial? Ĉu eble la virino, per si mem, rajtas aŭ kapablas monopoligi la tutan am-sekson? Ĉu vere justas tiu dispartigo?


El la franca tradukis kaj komentariis VALE

Valencio, Marto 1994

Página 10 del original
Página 10 del original

[BILDO p.10] Tuta paĝo kun kvar represitaj komiksostrioj de la serio «FRUTOS DE FRUTOS», desegnitaj de MADRIGAL, ĉiu kun sia kaplinio el la ĵurnalo:

  1. «ADELANTADO DE SEGOVIA.— Pág. 15 — JUEVES 10 DE DICIEMBRE DE 1987». Kvar vinjetoj: du figuretoj sur senarba ebeno interparolas — la unua diras, ke la nacia lingvo foje estas barilo («EL IDIOMA NACIONAL A VECES ES UNA BARRERA»), la dua ne komprenas, kaj la unua konkludas, ke ĉiuj devus lerni esperanton; la lasta vinjeto finas per la miskomprena demando «¿ESPERANTOA?».

  2. «ADELANTADO DE SEGOVIA.— Pág. 15 — JUEVES 24 DE DICIEMBRE DE 1987». Kvar vinjetoj: figuro proponas al dika paro, ke ĉiuj devus regi esperanton («TODOS DEBERÍAMOS DOMINAR EL ESPERANTO»); la vortludo de la respondoj konfuzas «el Esperanto» kun kuzo el Ávila, tiel nomata ĉar li pasigas la tagon atendante en la vico de la senlaborula oficejo.

  3. «ADELANTADO DE SEGOVIA.— Pág. 15 — JUEVES 31 DE DICIEMBRE DE 1987». Kvar vinjetoj: figuretoj kuras kun afiŝoj, kies tekstoj estas «CENTENARIO DEL ESPERANTO», «HABLEMOS TODOS EL ESPERANTO», «EL ESPERANTO DEBE SER EL IDIOMA UNIVERSAL» kaj «ESPAÑA COLABORA PONIENDO LOS TACOS».

  4. Strio kun nigra titolbloko «FRUTOS DE FRUTOS», sen dato. Kvar vinjetoj kun afiŝoj, ĉi-foje parte en Esperanto: «UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO EN VALENCIO 1993», «PAROLU ESPERANTO-N», «ESPERANTO INTERNACIA LINGVO» kaj «HISPANIO KUNLABORAS PER «FIVORTOJ»».

Página 11 del original
Página 11 del original

7ª KONGRESO DE VEF kaj MURCIO

EL PUIG (VALENCIA) 27-28 aprilo


Kongresejo: Casa de la Cultura La Marina (apud la monaĥejo) …………………………….

PROVIZORA PROGRAMO: ………………

SABATO 27 aprilo:

10.30 Akcepto de la kongresanoj en la Kulturdomo 11.30 Oficialaj ekzamenoj de ILEI (nepra antaŭinskribo) 12.30 Kunveno de delegitoj de grupoj 14.00 Libera tempo por tagmanĝi 16.00 Preparkunveno por la Ĝenerala Asembleo 18.00 OFICIALA INAŬGURO DE LA KONGRESO . Salutvortoj de la reprezentantoj de esperantaj grupoj . Salutvortoj de la prezidanto de V.E.F. . Salutoj de la aŭtoritatuloj . Festparolado, fare de Miguel Fernández Martín «Mauro Nervi: Poeto ĉe havenoj» . Arta prezentado 20.00 Promenado tra la urbo (ebla vizito al la monaĥejo kaj al la plaĝo).

DIMANĈO 28 de aprilo:

10.30 Akcepto en la Urbodomo 11.30 ĜENERALA ASEMBLEO 13.30 Oficiala bankedo (nepra antaŭmendo) 16.30 Samtempaj programeroj: – Projekciado de videoj: . «E-o kurso MAZI» . «SLOVAKIO» – Laborkunsidoj 19.00 OFICIALA FERMO DE LA KONGRESO . disdonado de diplomoj . legado de la konkludoj . ferma prelego, en esperanto

NOTO: La belega vilaĝo El Puig troviĝas 15 kilometrojn for de Valencio, kaj estas bone ligita per oftaj aŭtobusoj (kiuj eliras el la ĉefa aŭtobus-stacidomo de Valencio), per fervojo, kaj per rapida aŭtovojo.

Página 12 del original
Página 12 del original

7ª KONGRESO DE VEF KAJ MURCIO

A L I Ĝ I L O kaj M E N D I L O


Aliĝo al la kongreso: …………… 1.000 ptoj Loko en dulita ĉambro: ………….. 3.900 .. Loko en unulita ĉambro: …………. 5.400 .. Bankedo: ………………………. 1.300 .. Ekzameno de Esperanto: ………….. 1.000 .. Donaco: ……………………….. .. ———— ENTUTE: ……………………….. ..


NOMO: ………………………………………………..

ADRESO: ………………………………………………

URBO: ………………PROVINCO………….KODO…………

TELEFONO: …………..LANDO …………………………..

Sendu la mendilon kaj la atestilon de la sendo de la mono al:

GRUPO ESPERANTO DE VALENCIA 7-a KONGRESO DE VALENCIA ESPERANTO FEDERACIO KAJ MURCIO Gran Vía Fernando el Católico 45, 3ª 46008 VALENCIA Telefono kaj fakso: 96 3849616 (merkrede, 19-20 horo)

SENDU LA MONON AL: Federación Valenciana de Esperanto Caja Postal de Ahorros Cuenta corriente nº. 0.017.830.370 Plaza de España 46008 VALENCIA


LOĜADO: Por la kongresanoj, eblos loĝi en vere mirinda kaj komforta hotelo, apartenanta al la Generalitat Valenciana, en preskaŭ luksaj kondiĉoj. Ĝi troviĝas ĉe la plaĝo, kaj havas propran naĝejon, kaj ĉian komforton. La prezoj, en plena pensiono, estas la jenaj: RESIDENCIA DE TIEMPO LIBRE EL PUIG

 En unulita ĉambro:...................... 3.900 ptoj
 Loko en dulita ĉambro:.................. 5.400  ..

Oni devas rezervi kaj pagi antaŭ la 30-a de marto.

NOTO: Estas je nia dispono nur 36 lokoj en dulitaj ĉambroj, kaj 4 en unulita. Ili estos por la unuaj mendantoj. Nepras antaŭpago.

Troveblas aliajn hotelojn kaj pensionojn. Jen unu ebleco:

Pensión BORJA (mendu senpere !): Progreso, 35 46540 El Puig (Valencia) Tel: (96) 1470981 Prezo po unu tranokto: unulita ĉambro 2.100 ptojn en dulita ĉambro 1.800 ..

Página 13 del original
Página 13 del original

7ª KONGRESO DE VEF kaj MURCIO

EL PUIG (VALENCIA) 27-28 aprilo


Kongresejo: Casa de la Cultura La Marina (apud la monaĥejo) …………………………….

PROVIZORA PROGRAMO: ………………

SABATO 27 aprilo:

10.30 Akcepto de la kongresanoj en la Kulturdomo 11.30 Oficialaj ekzamenoj de ILEI (nepra antaŭinskribo) 12.30 Kunveno de delegitoj de grupoj 14.00 Libera tempo por tagmanĝi 16.00 Preparkunveno por la Ĝenerala Asembleo 18.00 OFICIALA INAŬGURO DE LA KONGRESO . Salutvortoj de la reprezentantoj de esperantaj grupoj . Salutvortoj de la prezidanto de V.E.F. . Salutoj de la aŭtoritatuloj . Festparolado, fare de Miguel Fernández Martín «Mauro Nervi: Poeto ĉe havenoj» . Arta prezentado 20.00 Promenado tra la urbo (ebla vizito al la monaĥejo kaj al la plaĝo).

DIMANĈO 28 de aprilo:

10.30 Akcepto en la Urbodomo 11.30 ĜENERALA ASEMBLEO 13.30 Oficiala bankedo (nepra antaŭmendo) 16.30 Samtempaj programeroj: – Projekciado de videoj: . «E-o kurso MAZI» . «SLOVAKIO» – Laborkunsidoj 19.00 OFICIALA FERMO DE LA KONGRESO . disdonado de diplomoj . legado de la konkludoj . ferma prelego, en esperanto

NOTO: La belega vilaĝo El Puig troviĝas 15 kilometrojn for de Valencio, kaj estas bone ligita per oftaj aŭtobusoj (kiuj eliras el la ĉefa aŭtobus-stacidomo de Valencio), per fervojo, kaj per rapida aŭtovojo.

Página 14 del original
Página 14 del original

7ª KONGRESO DE VEF KAJ MURCIO

A L I Ĝ I L O kaj M E N D I L O


Aliĝo al la kongreso: …………… 1.000 ptoj Loko en dulita ĉambro: ………….. 3.900 .. Loko en unulita ĉambro: …………. 5.400 .. Bankedo: ………………………. 1.300 .. Ekzameno de Esperanto: ………….. 1.000 .. Donaco: ……………………….. .. ———— ENTUTE: ……………………….. ..


NOMO: ………………………………………………..

ADRESO: ………………………………………………

URBO: ………………PROVINCO………….KODO…………

TELEFONO: …………..LANDO …………………………..

Sendu la mendilon kaj la atestilon de la sendo de la mono al:

GRUPO ESPERANTO DE VALENCIA 7-a KONGRESO DE VALENCIA ESPERANTO FEDERACIO KAJ MURCIO Gran Vía Fernando el Católico 45, 3ª 46008 VALENCIA Telefono kaj fakso: 96 3849616 (merkrede, 19-20 horo)

SENDU LA MONON AL: Federación Valenciana de Esperanto Caja Postal de Ahorros Cuenta corriente nº. 0.017.830.370 Plaza de España 46008 VALENCIA


LOĜADO: Por la kongresanoj, eblos loĝi en vere mirinda kaj komforta hotelo, apartenanta al la Generalitat Valenciana, en preskaŭ luksaj kondiĉoj. Ĝi troviĝas ĉe la plaĝo, kaj havas propran naĝejon, kaj ĉian komforton. La prezoj, en plena pensiono, estas la jenaj: RESIDENCIA DE TIEMPO LIBRE EL PUIG

 En unulita ĉambro:...................... 3.900 ptoj
 Loko en dulita ĉambro:.................. 5.400  ..

Oni devas rezervi kaj pagi antaŭ la 30-a de marto.

NOTO: Estas je nia dispono nur 36 lokoj en dulitaj ĉambroj, kaj 4 en unulita. Ili estos por la unuaj mendantoj. Nepras antaŭpago.

Troveblas aliajn hotelojn kaj pensionojn. Jen unu ebleco:

Pensión BORJA (mendu senpere !): Progreso, 35 46540 El Puig (Valencia) Tel: (96) 1470981 Prezo po unu tranokto: unulita ĉambro 2.100 ptojn en dulita ĉambro 1.800 ..

Valencia Luno n.º 43 (febrero de 1997)

Texto completo del número 43 de Valencia Luno, el boletín del Grupo de Esperanto de Valencia, de febrero de 1997: 16 páginas transcritas del original.

Portada de Valencia Luno n.º 43, febrero de 1997.
Portada de Valencia Luno n.º 43, febrero de 1997.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1997_n43_feb

Qué tiene de especial este ejemplar

  • La portada no lleva ni número ni fecha: la indicación «N-ro 43, februaro 1997» solo aparece en el colofón de la página 2, debajo del «Depósito legal V-1683-1983». Ninguna página va numerada.
  • La crónica del 7.º Congreso de la VEF y Murcia, en la página 5, lo fecha «Dum la pasintaj 27a kaj 28a de aprilo» sin año, mientras que el boletín es de febrero de 1997 y la página 7 convoca el 8.º congreso para el 19 de abril de 1997.
  • El escrito sobre el Novesperanto de la página 12 va redactado en el mismo proyecto de reforma que presenta, no en esperanto: «La Fondayho ‘Anselmo Lorenzo’, eldonis libreto titolita…», con formas como havar, lingwo, che, yhuse o exemple. Al lado lleva la tabla de equivalencias «ORTOGRAFIO de Novesperanto —> Esperanto», tecleada con flechas de largura desigual.
  • El taller que compuso este número no tenía la letra ĵ: en la página 6 la sustituye por un signo extraño, parecido a una cruz, dentro de «ĵokeo», «fotaĵoj» y «desegnaĵoj», mientras que en las páginas 13 y 14 la imprime directamente sin el diacrítico: «artfajrajojn», «manĝajo», «konkursajojn», «verkajoj».
  • En la página 6, uno de los seis personajes de la Familio Bonvolo sale impreso «Filisø», con la o atravesada por un trazo, en medio de una lista de nombres por lo demás corrientes: Georgo, Roberto, Jolando, Heleno y Donaldo.
  • El premio literario del Ateneo «La Alianza» lleva el nombre escrito de dos maneras dentro de la misma página 14: «FRANCISCO MAÑEZ» en el título y «FRANCISCO MÁÑEZ», con acento, en la cláusula 9.
  • La última página es un facsímil de la página 146 de la revista «Esperanto» de la UEA de septiembre de 1996, número 1084 (9), con el «Manifiesto de Praga» a dos columnas dentro de una doble orla ornamentada; el pie original de la revista se conserva al final.
  • En el margen izquierdo de la página 9 hay dos marcas manuscritas, en forma de llave, hechas por un lector posterior; no forman parte del texto impreso.

Qué hay en este número

p. Título Idioma Firma
1 ADA, EN NIA MEMORO (kovrilo) epo
2 [Kolofono] epo
2 ADA FIGHIERA SIKORSKA (kovrilpaĝo) epo
3 VALENCIA ESPERANTO – GRUPO — JARA ORDINARA ASEMBLEO epo
3 [«Ĉu vi jam pagis vian jaran abonkotizon al la Valencia Esperanto-Grupo por 1997?»] epo
4 HISTRIKOJ. epo Antonio Gala, el la libro «Letero al posteuloj»; traduko de VALE
5 7a KONGRESO DE VEF KAJ MURCIO, en El Puig epo
5 ESPERANTISTA RENKONTIĜO EN GUARDAMAR epo
6 ESPERANTO, PASPORTO AL LA TUTA MONDO epo
7 8-a KONGRESO DE VEF kaj MURCIO — BENIDORM (ALICANTE) 19 aprilo 1997 epo
7 ALIĜILO kaj MENDILO epo
8 AMIKO JUAN CARLOS epo Augusto
9 ZAMENHOFA TAGO epo
9 KURSO DE ESPERANTO POR PROGRESINTOJ epo
10 ESPERANTO EN LA UNIVERSITATO epo
10 VOJAĜO AL PRAGO KAJ SLOVAKIO epo
11 PREUNIVERSITATAJ KURSOJ DE ESPERANTO epo
11 ESPERANTO KAJ INTERNET epo
12 NOVAJ REFORMISTOJ DE ESPERANTO epo
12 Informo pri NOVESPERANTO por la revuo ‘Valencia Suno’ epo sendita de Luis Ojer, de Madrid
12 ORTOGRAFIO de Novesperanto —> Esperanto epo
13 7-a INTERNACIA ESPERANTO -KONGRESO — VALENCIA 8-13 julio 1997 epo
14 LITERATURA PREMIO de l’ ATENEO «LA ALIANZA» «FRANCISCO MAÑEZ» epo Cheste, aŭgusto de 1996
15 SUB ADVENTA DECEMBR-ĈIELO epo Leszek Łęgowski; traduko de Zofia Kamieniecka
15 DUM VIGILI-SONORILOJ … epo Leszek Łęgowski; traduko de Zofia Kamieniecka
16 Manifesto de Prago de la movado por la internacia lingvo Esperanto epo faksimilo el «Esperanto» (UEA), septembro 1996

El boletín, entero

Página 1 del original
Página 1 del original

[BILDO p.1] Kapa emblemo en verda koloro: desegnaĵo de la valencia turo Torres de Serranos maldekstre, granda duonluno el kiu eliras la vortoj «VALENCIA LUNO» en blankaj majuskloj, kaj kvinpinta stelo dekstre.

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

[BILDO p.1] Nigra-blanka foto: tri personoj sidas antaŭ granda esperanto-flago sur kiu legiĝas «ESPERANTO» kaj videblas kvinpinta stelo. Meze staras virino (Ada Fighiera Sikorska) parolante; maldekstre sidas viro kun okulvitroj en kvadratita ĉemizo, dekstre viro kun kravato kaj kostumo.

ADA, EN NIA MEMORO

Página 2 del original
Página 2 del original

[BILDO p.2] Ripeto de la kapa emblemo: la turo, la duonluno kun «VALENCIA LUNO» kaj la stelo, en nigra-blanka.

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

Gran Vía Fernando el Católico, 45- 3ª Tno. 384 96 16 c/c Nº 0.017.830.370, Caja Postal, Pz. España. 46008 VALENCIO (HISPANIO)

MEMBRAJ ASOCIOJ:

Valencia Esperanto Grupo Gran Vía Fernando el Católico, 45- 3ª Tno 384 96 16 Fakso 384 96 16 BANCAJA Konto 0009.310.116.9604

Grupo Esperanto de Alicante C/ San Fernando, 39, 03001 ALICANTE

Ĉiam Esperanto C/ General Primo de Rivera, 6 CP 03360 CALLOSA DE SEGURA (Alicante)

Lumradio Casa de Cultura, Blasco Ibáñez 8 46380 CHESTE (Valencia)

Asociación Juvenil «Juna Suno» Avd. de la Vega 4-4º B 0330 ORIHUELA (Alicante)

Redaktoro kaj kompostisto

Augusto Casquero

Korektanto

VALE

NOTO: Pri la enhavo de la artikoloj respondecas la aŭtoroj mem.

Depósito legal V-1683-1983

N-ro 43, februaro 1997

Kovrilpaĝo:

ADA FIGHIERA SIKORSKA


Dum la pasinta monato aŭgusto, forpasis en Torino nia bona amikino kaj elstarega esperantistino Ada. Pri ŝi ni jam multe skribis en aliaj gazetoj, tamen ni ne povas ne paroli pri ŝi ankaŭ en «Valencia Luno». Ada ĉiam havis tre bonajn rilatojn kun Valencio. Kelkfoje ŝi venis por prelegi, kaj por ĉeesti aranĝojn en Valencio.

En la foto de la kovrilpaĝo, ni povas vidi ŝin dum la oficiala inaŭguro de nia nova sidejo en Gran Vía Fernando el Católico 45. Ŝi, kune kun ŝia edzo Gian Carlo Fighiera, ankaŭ granda amiko de la valencianoj, havis la ĝentilecon veni por tiu aranĝo el Madrid.

Ŝia grandega laboro, ĉefe kiel multjara redaktoro de «Heroldo de Esperanto», ricevis mondan rekonon, kaj kiel homo ŝi estis neordinara persono, afabla, inteligenta, helpema, kiujn ĉiuj admiris kaj amis. Granda kaj neforgesebla estis ŝia entuziasma helpo, pere de la paĝoj de «Heroldo», por la sukceso de la Universala Kongreso en Valencio. Dum ŝia dekjara loĝado en Hispanio, ŝi agis konstante por nia movado, ĉefe per lerta kaj majstra instruado de la madridaj esperantistoj. Amanto de Hispanio kaj de ties kulturo, kun kiu ŝi grandmezure identiĝis kaj defendanto internacie de niaj valoroj, ĉiu hispana esperantisto ŝuldas al ŝi rekonon kaj estimon.

Página 3 del original
Página 3 del original

VALENCIA ESPERANTO – GRUPO

JARA ORDINARA ASEMBLEO

[BILDO p.3] Ornama linio kun romba punkto en la mezo, sub la titola kadro.

La venontan 5-an de Marto 1997, je la 7-a vespere, kiel «unua alvoko», kaj je la 7-a kaj duono en «dua alvoko», en nia sidejo de G.Vía Fernando el Católico, 45, 3-a, Valencia

Okazos la laŭstatuta Ordinara Asembleo de la Valencia Esperanto-Grupo, laŭ la sekvanta

T A G O R D O

1.- Legado kaj aprobo de la lasta protokolo. 2.- Financa raporto 1996. 3.- Jarraporto 1996, celoj kaj agadoj por 1997. 4.- Budĝeto por 1997. 5.- Renovigo de la Estraro. 6.- 7-a Internacia Esperanto-Kongreso. 7.- Demandoj kaj sugestoj.

Ĉu vi jam pagis vian jaran abonkotizon al la Valencia Esperanto-Grupo por 1997?

Rememoru ke ĝi ankoraŭ estas 3.000 pesetoj por plenrajta ano, kaj 1.500 pesetoj por subtenanta membro, kaj vi povas aboni per banka pago, kiu estas la plej facila maniero por ĉiuj, al la konto:

BANCAJA Urbagentejo Nº 9 – Fernando el Católico Konto Nº 0009 3101169604 Valencia Esperanto-Grupo

Por tiuj malmultaj samideanoj kiuj ofte forgesas aboni la jarkotizon, nun estas la plej bona momento por pagi la jaron 1997 kaj senŝuldigi la jaron 1996.

Per via abono, vi subtenas la asocion, kaj krome vi ricevas la rajton esti membro, uzi nian bibliotekon, ricevi «Valencia Luno»-n, atingi rabatojn en esperantaj aktivaĵoj, ĉeesti senpage niajn kursojn, kunveni en la sidejo por praktiki la lingvon, kaj esti konstante informita pri nia movado.

Página 4 del original
Página 4 del original

[BILDO p.4] Kadrita nigra-blanka portreto de viro kun ombrita vizaĝo; sube, sur nigra strio, la teksto «Antonio Gala».

HISTRIKOJ.

[BILDO p.4] Malgranda vinjeto de malfermita libro, dekstre de la titolo.

Antonio Gala (1936 – ).

Ĉiam malpli oftas ke sola homo sukcese povas superi kiun ajn malfacilaĵon aŭ danĝeran situacion, ĉar ĉiam pli kaj pli dependas ni ĉiuj unu de alia: de la stetika plezuro al la teknika scio, de kiu ajn ĉiutaga movo al la superviveco mem. Tamen ni ĉiuj vivas pli kaj pli izolite. Kiel do, solvi tian kontraŭdiron? Kaj la libereco kaj la socieco ja esencas en la homa vivo, tial la homoj kolektiĝas en urboj tra asocioj ke defendu kaj faciligu travivadon kaj progreson. Sed malgraŭ ni ĉiuj sercas senĉese en aliaj, kompanion, ne malofte trovas nur en ili riskon, perfidon, disreviĝon, foje la plej kruelan konkurencon eĉ okaze la morton mem.

Ĉi koncerne mi memoras fabelon de Shopenhauer pri «Histrikoj»:

«Iun vintran tagon sur glaciaj lagoj kaj neĝaj ebenaĵoj, histrikoj decidas ariĝi ĉiuj kune, unu apud alia por reteni varmon. Ili ja tiel faras sed baldaŭ komprenas ke siaj pingloj malhelpas la deziritan proksimecon pro la reciproke antaŭvideblaj vundoj. Do, ili devas unuflanke forteni la necesan distancon por laŭeble malpliigi sian fridon kaj preventi aliflanke siajn pikemajn defendilojn».

Same okazas al la homoj. Kio diferencigas nin, samtempe nin malproksimigas: niaj antaŭjuĝoj, niaj mensaj anguletoj – foje stretaj, malindaj, povraj – klastavoloj, religiaj aŭ ideologiaj baroj, malfreŝaj dogmoj… ni alvenis en ekstremo kie unuigas nin nek amo, nek simpatio, nek kompato, nek korfavoro sed nur kolektiĝo aŭ hatkonsento kontraŭ la malamiko. Malfacile ni rezignas niajn naciismojn, niajn velkintajn tradiciismojn ofte etigantajn, niajn mizerajn asociojn… Tiel ni simple bremsas niajn humanecojn ĉiam per similaj ekskuzoj: troŝparemoj, malfacilaĵoj, tristecoj, nesufiĉecoj. Tiaj dornoj malpermesas nin, ĉe aliaj, trovi varmon aŭ protekton.

Perforto kaj agreso estis ĉiamaj konceptoj: la homo ja apartenas al la Naturo. Koncerne al instinkto li bezonas manĝi, dormi, seksumi t.e. manĝajon, tegmenton, partneron. Por atingi tion li batalos kaj oponos kontraŭ kiu ajn persono aŭ baro. Tute same al kiu ajn besto. Sed paradokse kiam la homo kolektiĝas por defendi sin kaj sian familion aperas novaj kaj pli gravaj perfortoj. Ordinare, sola homo ne tiom damaĝas ol amaso. Agreso laŭ vojo al la propra realiĝo, ofte ŝajna monstreco kaj ja pli okulfrapa, mildas antaŭ devenanta de kolektivaj tialoj, ĝenerale maskitaj sub falsaj idealoj kaj de kies trudo ege profitas ĉiu societo.

Emo por ataki aŭ kvereli estas ne negativa forto sed firmigo de la propra personeco; sed nur justa socio kapablus ĝuste limigi aŭ moderigi ĝin. Tamen, nia socio, agante ordinare per subpremanta, ekstera kaj ĉiestaranta perforto vigligas en kiu ajn civitano alian novan (eble subdormanta), kontraŭan, internan kaj intiman.

La histrika oligarkio enŝovante, per menso-ronganta vendotekniko – marketing – tute neatingeblajn aŭ ĥimerajn vivo-projektojn, semas en ĉiujn animojn ja plej damaĝan frustracion. Kiam ofertas al siaj subuloj, per skurĝaj propragandoj, mirindajn plibonigojn sen apenaŭ prizorgi ĝustajn vojojn por ili plenumi ĝi provokas agreson. Se tute neglekte, alvokas rozkoloran feliĉon ignorante la proprajn biologiajn ritmojn aŭ la diverse privatajn aspirojn, ĝi stimulas perforton. Agante per ĉiam ŝparema vivospaco kaj puritana moralo, laŭ konstanta bremso kontraŭ ĉiuj impulsoj aŭ forpuŝante personojn ĝis ĥimeraj misceloj aŭ kolektiva supermio, ĝi pluekscitas brutaĵojn. Kiam ĝi forgesas «amon» (per si mem pacema), ŝanĝante ĝin per «deziro» (ofte pasia, voluptema, perforta), ĉiam stimulas agreson. Finfine kiam proponas al la junuloj sensukan kaj senspritan egalismon, vanan obeemon aŭ fatan dispersonaliĝon, tute senkaŝe ĝi spronas perforton.

Efektive, ĉiu perforto de nia forkonsumista socio respegulas kvazaŭ tralupee tiun de nia koro. Paco kaj kunviveco nur floros kiam ni sentos la mondon nia. Ne de bankoj, kapitalistoj, okcidentanoj aŭ de katolikoj sed de ni mem: viroj kaj virinoj. Tiam ni ĉiuj nin toleros, deprenos niajn proprajn pinglojn, proksimiĝos al niaj intimecoj kaj donos reciproke la naturan varmon kaj konfidon.

El la libro «Letero al posteuloj».

Traduko de V A L E

Página 5 del original
Página 5 del original

7a KONGRESO DE VEF KAJ MURCIO, en El Puig


Dum la pasintaj 27a kaj 28a de aprilo, okazis en El Puig (Valencia), la 7a Kongreso de VEF kaj Murcio, en la Kulturdomo.

Ĉi jare la partopreno estis pli granda ol en antaŭaj okazoj, kaj la programo estis tre alloga. Ni povas mencii kiel kerno la prelegon, fare de Miguel Fernández, kun la temo: «Mauro Nervi: Poeto ĉe havenoj», kiu vekis la admiron de ĉiu aŭkultanto, esperantistaj aŭ ne-esperantistaj. La prezentadon faris alia membro de la «Iberia Skolo», nome Miguel Gutiérrez Adúriz (Liven Dek).

Gravis ankaŭ la eksterordinaran kunvenon por trakti la temon de eldono de nova vortaro de Esperanto, ĉar Lexicón de Sopena estas elĉerpita, kaj krom tio ĉiuj opiniis ke jam estas tempo por prepari novan pli aktualan vortaron, kiu enhavu la novajn teknikajn vortojn. Inter la diversaj proponoj, pri reeldono de antaŭaj vortaroj, aktualigo de aliaj, kaj verkado de nova, unuanime estis akceptita la proponon de Adúriz eldoni la vortaron verkita de Fernando de Diego. Ankaŭ interesa estis la propono de samideano Ojer, de Madrido, kiu jam prezentis grandan laboron de li farita de nova vortaro. Adúriz promesis eldoni la poŝvortaron antaŭ la fino de la jaro.

[BILDO p.5] Du nigra-blankaj fotoj unu apud la alia. Maldekstre: grupo da homoj ĉirkaŭ granda paell-pato en la aero, antaŭ konstruaĵo kun balkonoj. Dekstre: longaj tabloj sub arboj kun multaj sidantaj kongresanoj kaj granda paell-pato.

Kiel fermo de la kongreso, samideano Francisco Conejero kaj edzino preparis por la ĉeestantoj grandegan «paella», laŭ vegetarana maniero, kiun ĉiuj gustumis kaj aprobis.

=============================

ESPERANTISTA RENKONTIĜO EN GUARDAMAR

[BILDO p.5] Nigra-blanka foto: grupo da personoj sidantaj ĉirkaŭ tabloj en subĉiela loko kun arboj; en la fono konstruaĵo.

Kiel ĉiujare, kaj organizita de la alikantaj esperantistoj, okazis la jam tradicia septembra renkontiĝo en Guardamar de Segura (Alicante), kun partopreno de ĉirkaŭ 30 samideanoj. Nepras gratuli speciale la geedzojn Bernabeu, pro la entuziasma kaj gastama organizado, kiu krom amikan etoson, agrablan manĝadon, kaj interesan babiladon, donas okazon ĉiujare kunveni kaj renkonti tie amikojn kaj fortigi la bonajn rilatojn inter ĉiuj. Ĉi jare ankaŭ oni celebris la 75an datrevenon de nia karega samideano Jose Maria Bernabeu. Gratulon al li, kun deziro de longa kaj efika laboro kiel ĝis nun por Esperanto.

Página 6 del original
Página 6 del original

ESPERANTO, PASPORTO AL LA TUTA MONDO

Jam dum kvin jaroj ELNA (la Usona nacia Esperanto-organizo, «Esperanto League for North America, Inc.») planis fari Esperanto-instrukurson per televido. Lastatempe la planado firmiĝis, la teksto estis verkita, reverkita, rereverkita, lingve kontrolita kaj polurita; kaj ĉio nun pretas (krom financado) antaŭenigi la projekton.

Esperanto, Pasporto al la Tuta Mondo taŭgos por dissendado per eduka aŭ kabla televizio, celas plenkreskulojn, inkluzive studentojn ĉe gimnazioj kaj universitatoj. Ĝi konsistas el 15 duon-horaj lecionoj, uzantaj la rektan metodon de lingva instruado tiel ke la samaj videobendoj povas esti uzataj ie ajn en la mondo.

Ni celas ke la lecionoj havu ian …pretertempan econ… tiel ke ili povu esti uzataj senŝanĝe dum multaj jaroj. Ni celas ke la lecionoj havu daŭran historion, kiu tenos la intereson de la studantoj. Kaj, ni celas ke la lecionoj estu amuzaj.

La ĉefaj rolantoj estas la ses anoj de Familio Bonvolo: Georgo, Greka filozofo; Filisø, klasika baletistino; Roberto, profesia longdistanca kuristo; Jolando, hipodroma ĵokeo; Heleno, avangardskola skulptistino; kaj Donaldo, adoleskaĝa sed geniula Britmoda juĝisto. La familianoj surportas nekutimajn kostumojn, kaj agas malordinare. Ili ja estas roluloj kiujn ni inventis, roluloj kun universala allogo. Tiel la kurso malfacile eksmodiĝos.

Familio Bonvolo tre interesiĝas pri internaciaj kulturaj rilatoj kaj dum la evoluo de la lecionoj spertas multajn kontaktojn — leterajn, telefonajn, hejmvizitajn, eksterlandvizitajn kaj eĉ pretersensajn — kun alilandanoj samnivele fantaziaspektaj kaj idiosinkrazie kondutaj. Post multaj amuzaj kuniĝoj kaj diskuniĝoj, la rolantoj tutĝoje rekuniĝas okaze de lastaleciona internacia kongreso.

Krom la uzo de la rekta metodo, la lecionaro estas strukturita sur kelkaj aliaj gravaj instrumetodoj, kiaj dialogaj subtitoloj, formulfrazoj, vortokatalogoj, fotaĵoj, mapoj, desegnaĵoj, kaj komputorestigitaj lumefikoj. La video estos farita ciferece, por ke ĝi poste estu adaptebla al codoromo kaj interagada instruado. Laborkajeroj en Esperanto kaj naciaj lingvoj akompanos la videobendojn.

Niaj kunlaborantoj jam produktis «reklam-videon» 15-minutan, kiu prezentas la projekton kaj celas faciligi la kolektadon de mono por nia aŭdaca projekto.

Ni invitas la kunlaboradon de diversnaciaj Esperanto-organizoj kaj/aŭ individuoj pri la eventuala adapto de laborkajeroj por la kursaro en diversaj naciaj lingvoj. La celo estas ke ili mem povu presigi la laborkajerojn kaj senpage kopii (aŭ ni kopios je kosto) la videobendojn por loka uzado en tiuj nacioj.

Ĉi tiu projekto estas vere internacia, kaj Familio Bonvolo esperas helpi krei Esperantistojn mondvaste.

[BILDO p.6] Linia desegnaĵo: ses figuroj kun ekstravagancaj kostumoj (la Familio Bonvolo) ĉirkaŭ ronda tablo sur kiu staras granda korbo aŭ pato plena je manĝaĵo; unu figuro dekstre falas malantaŭen kun etenditaj brakoj. Sube dekstre videblas la subskribo de la desegnisto.

FAMILIO BONVOLO INVITAS VIN KONTRIBUI AL: ESPERANTO, PASPORTO AL LA TUTA MONDO

Ĉiun demandon por informo sendu rekte al la produkanto, Lusi C. Harmon, ĉe ELNA.

Página 7 del original
Página 7 del original

8-a KONGRESO DE VEF kaj MURCIO

BENIDORM (ALICANTE)19 aprilo 1997


Kongresejo:» Casal del Fester». Strato Mayor, s/n. Benidorm.

PROVIZORA PROGRAMO:

10.30 Akcepto de la kongresanoj ĉe «Casal del Fester». 11.30 Kunveno de delegitoj de grupoj. 12.30 Preparkunveno de la Ĝenerala Asembleo. 14.00 Oficiala tagmanĝo (mendo surloke). 17.00 ĜENERALA KUNVENO 18.00 SOLENA OFICIALA KUNVENO     . Salutvortoj de la reprezentantoj de esperantaj grupoj     . Salutvortoj de la prezidanto de V.E.F.     . Salutoj de la aŭtoritatuloj     . Festparolado, fare de Antonio Marco Botella, ĉefredaktoro de «Boletín».     . Arta prezentado

[BILDO p.7] Linia desegnaĵo de velŝipeto (windsurf-tabulo kun velo kaj masto), vidata flanke.

20.00 Turisma Promenado tra la urbo.

NOTO: Kiuj deziros resti ĝis dimanĉe, bonvolu kontakti Grupo de Esperanto de Valencia, merkredoj inter la 19.00 kaj la 20.30 horoj, por ricevi informojn. Loĝado kostos (dependas de hotelkategorio) ĉirkaŭ 3.000 pesetoj. Nepros antaŭpago.

ALIĜILO kaj MENDILO

Aliĝo al la Kongreso ……………………………………………………….. 1.500 pesetoj Bankedo ………………………………………………………………………… 1.800 pesetoj Donaco …………………………………………………………………………..                 ENTUTE ……………………………………………… Nomo………………………………………………………………………………………………………….. Telefono………………….. Adreso………………………………………………………………………………………………………….

Sendu la mendilon kaj kvitancon de la pago al GRUPO ESPERANTO DE VALENCIA, Gran Vía Fernando el Católico , 45, 3a, 46008 Valencia, telefono kaj fakso 96 3849616

Sendu la monon al :     FEDERACIÓN VALENCIANA DE ESPERANTO,     Caja Postal de Ahorros. Oficina Plaza de España (Valencia)     Cuenta corriente 00- 0.017.830.370

Página 8 del original
Página 8 del original

AMIKO JUAN CARLOS

[BILDO p.8] Ornama linio kun sagpinto sub la titolo.

[BILDO p.8] Nigra-blanka foto: du junaj viroj, unu el ili portas la alian sur la ŝultro; malluma fono.

Kiam ankoraŭ estas freŝa en nia memoro la terura novaĵo de la forpaso de nia kara Ada Fighiera, Juan Carlos, vi lasas nin orfaj je vi, kiam vi estas en la floro de via vivo, kaj kiam ĉiuj plej bezonas vin. La 1-an de februaro, post kruela malsano, kontraŭ kiu vi kuraĝe batalis, kaj ĉirkaŭata de viaj multegaj amikoj kaj familianoj, vi foriris, nur 43-jara.

Mi ankoraŭ rememoras kiam, en la jaro 1977, do, jam 20 neforgeseblaj jaroj pasis, vi, kune kun via kara Maribel (poste via edzino), kun Pedro Vilaroig (kun kiu vi fondis la Ĥoron «Verda Stelo», nun prestiĝa kaj altnivela), kaj aliaj junaj amikoj, subite aperis en la tiama aĉa sidejo de Madrida Esperanto Liceo, por lerni Esperanton. Ekde tiam la vivo de la Liceo, kaj nia vivo, tute ŝanĝiĝis. Nova fresa aero venis. Kio estis nur asocio transformiĝis al familio. Vi alportis krom vian ĉiam konstantan kaj entuziasman laboron, ion multe pli grava: amikecon, bonan humoron, solidarecon, brilajn interesajn projektojn.

Ekde tiam mi havis vin kiel ekzemplo. Vi kaj viaj amikoj estis homoj kun eksterordinaraj kondiĉoj: kleraj, inteligentaj, laboremaj, imagplenaj, kaj mi multe lernis de vi.

Ofte, preskaŭ ĉiun semajnfinon, ni komencis iri al la montaro aŭ al malproksimaj lokoj, por tendumi, koni la mirindaĵojn de la naturo, ĉiam per niaj aĉaj aŭtomobiloj , niaj dorsosakojn kaj niaj tendoj. Tio kreis ke nia asocio estu ĉiam plena je homoj, kaj fariĝis kvazaŭ ilia dua hejmo. En grandaj junaj grupoj ni komencis viziti la naciajn kaj internaciajn kongresojn, renkontiĝojn, kaj ĉian esperantan aranĝon, en kiuj la juna grupo de Madrida Esperanto Liceo neniam mankis, kaj donis brilon kaj gajecon. Ĉefe vi, nia gvidanto, kiu rapide kreis bonhumoran etoson, kaj tuj estis la centro de ĉiu kunveno, pro via simpatio kaj laboremo. Neniam mankis via speciala maniero kanti «Granada», ĉiam sukcesa enlande kaj eksterlande. Kaj neniam mankis vian ĉiaman saluton «Feliĉan Paskon», dum la tuta jaro, kaj via disdonado de gumaj globoj al la infanaro.

La hispana movado estis en granda parto ŝanĝita de vi, ĉar pere de vi multaj esperantistoj, inter ili mi mem, lernis kiel ŝanĝi la tro oficialecan kaj seriozan manieron funkcii, al alian, pli agrabla kaj familia. Tiun laboron ni konservos kiel nia ĉefa heredaĵo de vi, kaj pere de ĝi vi estos ĉiam kun ni, ĉiam en nia memoro, kaj kvankam tristaj, ni restas dankemaj kaj pensos ĉiam pri vi kaj pri via personeco, kaj pensante kiom vi donis al ni ĉiuj ni klopodos ĉiam sekvi vian ekzemplon. Vi ĉiam estos la pruvo ke idealismo, altruismo, solidareco, ankoraŭ ekzistas, kaj ke ĉiam ekzistos homoj kiuj donos ĉion por la bono de la homaro, klopodante ke la mondo estu pli agrabla, pli solidara, pli justa.

Kaj, kion diri pri via, ni diru, oficiala biografio, impona en tiom malmultaj jaroj. Doktoro Inĝeniero pri Minoj. Sciencistoj de C.S.I.C. Vi produktis 42 sciencajn verkojn, enlande kaj eksterlande. Unu libron pri bibliografia investigado kaj 19 monografiojn pri la sama temo.Kunlaboranto de multaj universitatoj de la tuta mondo. Tri patentoj sciencaj kaj 46 verkoj de teknologia apogo. 65 verkoj prezentitaj en sciencaj kongresoj naciaj kaj internaciaj. Diplomito en «Eŭropaj Komunumoj», kaj en la Diplomatika Fako. Partopreno en 28 programoj de investigado kun C.S.I.C., krom 6 de la Eŭropa Unio. Gvidanto de diversaj doktoriĝoj, inter kiuj, bedaŭrinde, troviĝas la mia mem, por kiu mi bezonis vian konstantan helpon, kaj kiun mi nepre deziras fini kiel rememoro al vi, mia plej bona amiko kaj gvidanto. Konsilanto de la Ministerio pri Industrio en la Eŭropa Programo EURAM. Sed, ĉar via nur «simpligita «faka biografio postulus pli ol tri paĝojn, ni parolu pri via esperantista aktivado.

Vi esperantistiĝis en Madrid, en 1977. Partoprenanto en multaj kongresoj, inter kiuj citindas la hispanaj en León, Gijón, Málaga, Bilbao, 2 en Madrid, Valencia, Sant Cugat, Murcia , Salou. La internaciaj de Antwertpeno, Lovaina, Varsovio, kaj Valencia. Ĉiam kun aktiva partopreno, kaj neniam kiel nura aŭskultanto. 8 jarojn Vicprezidanto de Madrida Esperanto Liceo, ties nuntempa Prezidanto (entute 16 jarojn kiel membro de la Estraro).

Prezidanto de la Hispana Kongreso de Esperanto en 1980, kaj Vicprezidanto en 1987. Viceprezidanto kaj vera motoro de la LKK de la Universala Esperanto-Kongreso, en Valencia 1993.

Inter viaj multaj esperantistaj verkoj ni devas mencii vian grandan laboron en la traduko de

Página 9 del original
Página 9 del original

polifoniaj kantoj al Esperanto. Verkojn prezentitaj en la Hispana EsperantoKongreso de Gijón, pri «Civitana partopreno kaj Esperanto»; en tiu de Bilbao pri «Asocioj kun Publika Utileco». Redaktado de la nova Statuto de Madrida Esperanto Liceo 1979. Amason da artikoloj en esperanto en la gazetaro nacia kaj internacia. Tekston en esperanto de la «Himno de Madrida Esperanto-Liceo». La verkon «DATOS SOBRE EL MOVIMIENTO ESPERANTISTA 1887-1987». La Dosieron por atingi la deklaron de «Publika Utileco» por Hispana Esperanto-Federacio, atingita de la Hispana Konsilio de Ministroj en aŭgusto 1993. Kaj multe pli. Maribel Alonso, edzino, ricevis en 1995 la merititan premion «Klara Silbernik», pro ŝia konstanta apogo al Juan Carlos, kaj pro ŝia konstanta laboro por Esperanto.

Tamen via plej granda kontribuo estis via konstanta laboro. Instruisto, oficisto, organizanto, balaisto, masonisto, farbisto, portisto, ĉion vi faris, kun ridetanta mieno, sen plendoj, en labortagoj kaj en festotagoj, sola aŭ akompanata, sed kutime ĉirkaŭata de viaj multaj amikoj, kiuj kiam temis pri vi, ĉiam estis pretaj kunlabori, ĉar kun vi laboro transformiĝis en amuziĝo.

Kara Juan Carlos. Mi scias ke vi ĉiam estos kun ni ĉar via ekzemplo restas. Kaj kun via edzino kaj gefiletoj, niaj karaj Maribel, Sergio kaj Bárbara, kiuj havis la feliĉon, kvankam mallonga, havi vin kiel edzo kaj kiel patro, kaj ĉefe kiel amiko.

Kara Juan Carlos, ĝis revido ie, iam.

Augusto

Z A M E N H O F A T A G O

Laŭ jam longjara tradicio en Grupo Esperanto de Valencia, la 15-an de decembro oni celebris la datrevenon de Doktoro Zamenhof. Ĉi jare la ĉeesto de samideanoj estis pli granda ol dum la alstaj jaroj.

Kiel kutime, la aranĝoj komenciĝis metante laŭran kronon sur la memortabulon de la Majstro.

Poste okazis prelego en nia sidejo, ene de kiu elstaras la interesa prelego, fare de Juan Antonio Giménez, kiu skizis la libron de Nikola Rasiĉ «La rondo familia», interesa sociologia studo de la esperanto-movado. La preleganto resumis la 11-ajn sinsekvajn statistikojn priskribitajn pere de la aŭtoro Rasiĉ. La aŭskultantoj ekkonis tiamaniere novan libron de esperanto, kaj restis motivitaj por legi ĝin.

Ankaŭ samideano Casquero informis pri la demarŝoj en la organizado de la «7-a Internacia Kongreso de Esperanto».

Por fini, ĉiuj bankedis ĉe la restoracio «La Estrella», en agrabla kaj amikeca etoso.

[BILDO p.9] Du nigra-blankaj fotoj unu apud la alia. Maldekstre: grupo da personoj starantaj sur trotuaro antaŭ librovendejo kaj kiosko, kun stratsignoj «TAXI» kaj «KIOSCO»; sur la muro videblas memortabulo. Dekstre: kunveno en salono, homoj sidantaj ĉirkaŭ tablo antaŭ nigra tabulo.

KURSO DE ESPERANTO POR PROGRESINTOJ

Ekde la 10-a de marto, komenciĝos en Grupo Esperanto de Valencia, kurso de Esperanto por tiuj kiuj deziras plibonigi la nivelon de nia lingvo, speciale por tiuj kiuj deziras partopreni ĉi somere la internacian kongreson en Valencia. La gvidanto de la kurso estos nia samideano Juan Antonio Giménez, kaj la metodo estas moderna, kun zorgo speciale pri konversacio kaj parolkapablo. La klasoj okazos lunde kaj merkrede je la 19.00 horo.

Página 10 del original
Página 10 del original

ESPERANTO EN LA UNIVERSITATO

[BILDO p.10] Ornama linio kun oblikva streko en la mezo, sub la titolo.

Dank’ al la granda helpo kaj entuziasmo de la dekanino de la Fakultato pri Filologio de la Universidad de Valencia, okazis tie du preskaŭ sinsekvaj kursoj de Esperanto, la unua en aprilo, kaj la dua en novembro.

La plej grava aspekto de tiuj kursoj estas ilia oficiala validiĝo, ĉar sukcesintoj de la kurso ricevas krom la oficialan diplomon de la Universitato, du akademiajn Kreditojn.

La profesoro estis Augusto Casquero, kaj la kun-direktoroj S-rino Carmen Morenilla, kaj S-ro Jesús Raposo.

[BILDO p.10] Du nigra-blankaj fotoj unu apud la alia. Maldekstre: personoj sidantaj ĉe longa tablo en salono; malantaŭ ili afiŝo kun la vorto «ESPERANTO». Dekstre: grupa foto de ĉirkaŭ dudek personoj, parto starantaj, parto sidantaj sur la planko.

Gravas la afero ke sekvante tiun ekzemplon, jam oni petis sendi inform-materialon pri tiuj kursoj por intenci organizi similajn en aliaj universitatoj, kiel ekzemple en Castellón, Reus, Badajoz, Santiago de Compostela, Madrid, ktp.

Estas deziro de tiu Fakultato pri Filologio krei departamenton pri modernaj lingvoj, inter kiuj troviĝus Esperanto.

En decembro, organizita de la filo de Juan Antonio Giménez, estis invititaj prelegi en la fakultato pri Sciencoj de la Edukadoj, por la lernantoj de «Didaktiko de la Lingvoj», Juan Antonio Giménez y Augusto Casquero, kiuj havis eblecon paroli al la universitataj gelernantoj pri Esperanto, kaj speciale pri la instrumetodoj de la instruado de la internacia lingvo, dum horo kaj duono. Post la paroladoj, la lernantoj starigis multajn kaj interesajn demandojn pri la temo, kiu ŝajnas ke ege interesigis ilin. Tio estas sekvo de la nuntempa granda apogo de la valencia universitato al Esperanto. Ni ne forgesu ke la 7a Internacia Kongreso de Esperanto okazos en la Fakultato pri Filologio, laŭ ties aŭspicoj.


VOJAĜO AL PRAGO KAJ SLOVAKIO

Nia asocio organizis, dum la pasinta somero, vojaĝkaravanon por ĉeesti la Universalan Kongreson en Praga, kun granda sukceso. Entute vojaĝis per bela kaj luksa luita aŭtobuso 27 homoj, kiuj havis eblecon viziti inter alie Venezion, Strasburgo, Praga, Poprad, la Tatrajn Montojn, ktp. Kvankam la vetero ne akompanis, tamen la sperto rezultis tre positiva kaj interesa, kaj restis la deziro iam denove organizi ion similan. Partoprenis samideanoj el Valencia, Alicante, Madrid, Santander, Segovia kaj Valladolid.

[BILDO p.10] Nigra-blanka foto: grupo da homoj starantaj antaŭ granda turisma aŭtobuso, en arbaro.

Página 11 del original
Página 11 del original

PREUNIVERSITATAJ KURSOJ DE ESPERANTO

[BILDO p.11] Ornama figuro sub la titolo: longa horizontala triangulo aŭ sagforma bendo kun malhelaj strioj.

En la Universitato de Santiago de Compostela, sub la gvido de la Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio, Prof. Antonio Alonso Núñez, okazos ekde la 15-a de julio 1997 la unuaj Internaciaj Preuniversitataj Kursoj en Esperanto.

Dum longa tempo, kaj kun granda entuziasmo, samideano Alonso, senlace laboris por la celo organizi tiujn kursojn, kiuj supozeble baldaŭ troviĝos inter la plej prestiĝaj en Esperanto en la tuta mondo.

Okazis jam la oficiala prezentado la 4-an de julio, en Santiago, kun ĉeesto de gravaj reprezentantoj de nia movado, inter kiuj troviĝis la Nobel-Premio pri Ekonomiko, Reinhard Selten (en la suba foto kun Augusto Casquero), la eks-Prezidanto de UEA, Prof.John Wells, Alonso, David Galadí, Miguel Fernández, Aduriz, Marco Botella, Augusto Casquero, la Vicprezidanto de la Akademio de Esperanto Gonçalo Neves, Marcos Cruz, Manuel Parra, Ana Manero, ktp, krom reprezentantoj de oficialaj kaj akademiaj instancoj. La kursoj ricevos subvenciojn interalie de la Universidad de Santiago de Compostela mem, kaj de la Hispana Ministerio pri Edukado.

La oferto por tiuj kursoj estas tre alloga, kun temoj kiel: «Sur la spuroj de Federico Garcia Lorca», kun akompana sonkasedo de andaluzaj kantoj, kaj enkonduko al la verkaro de la poeto; «ABC de la Eŭropa Juro»(enkonduko al la juro de la Eŭropa Unio); «Enkonduko en paralelismon» (geometria traktajo); kajeroj pri astronomio, fonetiko, statistiko, poezia metriko en diversaj lingvoj, enkonduko en relativeco-teorion, pri ludoteorio, pedagogio, senlaboreco kaj inflakcio, internaciaj literaturaj herooj, kemia nomenklaturo, ktp.

Do, la tuta projekto estas ege altnivela kaj ambicia, kaj meritas la rekonon kaj amasan ĉeeston. Ni varmege gratulas la gigantan laboron farita de Alonso, kaj deziras grandan sukceson por tiuj kursoj. Ni rekomendas al niaj membroj aliĝi tuj.

[BILDO p.11] Du nigra-blankaj fotoj unu apud la alia. Maldekstre: grupo da personoj sur ŝtuparo antaŭ ŝtona pordego de historia konstruaĵo. Dekstre: du personoj — pli aĝa viro kun barbo kaj okulvitroj kaj virino apud li — starantaj antaŭ malhela fono.

Interesiĝantoj kontaktu s-ron Alonso en, C/Rosa , 26, 5-a C, 15701 Santiago de C.

ESPERANTO KAJ INTERNET


Dank’ al la lastaj teknikaj progresoj, nun eblas elĉerpi amason da informoj pri Esperanto kaj pri la movado pere de Internet, kiel adresojn de la movadanoj (milojn) en la tuta mondo, asocioj, eventoj, gazetoj, kursoj. Eblas ankaŭ pere de la komputilo havi verajn konversaciajn rondojn samtempe kun esperantistoj de multaj landoj, ricevi kaj sendi malmultekoste mesaĝojn, ktp. Ni donas kelkajn adresojn, ene de kiuj troviĝas aliaj adresoj, por kontakti pere de la esperanta elektronika mondo. Jen ili:

Hispana Esperanto-Federacio: http://home.adv.es/esperanto Universala Esperanto Asocio: http://wwwtios.cs.utwente.nl/esperanto/org/uea La Flavaj Paĝoj: <http://www.cs.chalmers.se/~martinw/esperanto/flavaj-pagxoj.html#babil Augusto Casquero: http://www.redestb.es/personal/a-casquero (informado pri ka kongreso) José Añó: http://www2.combios.es/esperanto

Página 12 del original
Página 12 del original

NOVAJ REFORMISTOJ DE ESPERANTO

Dum la lastaj tempoj ofte aperas projektoj por reformi la lingvon Esperanto. Diversaj tendencoj kaj stiloj naskas. Ĉu Esperanto bezonas reformojn? Okaze de ŝanĝoj, kiuj rajtas ilin fari, ĉu nia Akademio, ĉu UEA, ĉu unuopaj homoj?. Jen projekto sendita de samideano Luis Ojer, de Madrid. Ni ne opinias pri tiu temo, kaj ni preferas aŭskulti viajn opiniojn pri ĝi, ĉar ne eblas kaŝi la situacion. Do, skribu al ni pri via opinio.

Informo pri NOVESPERANTO por la revuo ‘Valencia Suno’

     La Fondayho ‘Anselmo Lorenzo’, eldonis libreto titolita ‘NOVESPERANTO, Esperanto sensupersigna kaj ne sexista’, kune kun la grupo de liberecana samideanon ‘ILEG-Madrido’ -Ibera Liberecana Esperanto Grupo de Madrido-, kaj la apogo de la kolektivo ‘Mujeres Libres’ -Libera Homojn-, Villaverde Alto (Madrido).

     La libreto pretendas estar ilo precipe por

    a) utilizar le ab la membron de diversa grupon de ILEG en Iberio, -kiel estas tradizio de la anarkhiston ekde la komenco de cio jarcento-, kaj havar Esperanto pli facila ol la tradicia, kaj ankaw ne sexista.

    b) verkar Esperanto sen problemo de supersignon, char multa liberecana revuon ne havas ebleco por eldonar, do por disvastigar la internacia lingwo, kio kutime decidighas kiel ‘helpa lingwo’ ab la Kongreson de KNL -Nacia Konfederacio de Laboriston- kaj ab ties de ILA -Internacia Laborista Asocio-; exemple ye la 20ª Internacia Kongreso, kio yhuse okasis la 6ª-8º decembro che ‘Colegio Mayor Chaminade’ de Madrido. Tamen, la baza kurso por nova lernanton estos donita ye l’Esperanto.

Tial, men eldonas cia libreto pri NOVESPERANTO, farita ab mena anarkhiista kunulon de ILEG-Madrido, kiel helpa ilo por chia amanton de l’Esperanto, kaj speciale por anarkhiista kunulon, kion povas lernar Esperanto plu facila, kaj atingebla al moderna tempon, en kion len ne havas ebleco por lernar nova lingwo.

     La dato de la Unua Eldono de tia libreto estas Novembro 1996, kaj komposighas de: Antawparolo, Gramatiko (kun Ortografio por tradukar la signon ekde Esperanto al NovEsperanto), kaj Vortaro de pli ol 5.000 fakvorton-. Oni prezentigas ye qwar kolonon la fakvorton de: Novesperanto, Esperanto, IDO, kaj ‘Castellano’. Ties kosto estos de 750 peseton

  • Mendoj:

    – Fundación Anselmo Lorenzo         Paseo Alberto Palacios, 2, Villaverde Alto             28021 Madrid, Tel. (91) 797-0424     – ILEG-Madrid, (Ludoviko Oger), Apartado 14.159, 28080 Madrid

ORTOGRAFIO de Novesperanto —> Esperanto

NOVESP ESP NOVESP ESPERANTO NOVESPERANTO ESPERANTO
c –> c j –> j (duonvokalo) feminseksa -i —> -j
ch –> ĉ yh ————> ĵ masklseksa -w —> -ŭ
g –> g x ————> ks, kz pluralo -n —> -j
gh –> ĝ kw —————> ku infinitivo -ar —> -i
gw -> gv s —————> s imperativo -u —> -u
h –> h sh ————–> ŝ potentialo -us —> -us
kh –> ĥ u ————–> u finayho — —> -n
y->j(kons) w ———> ŭ
dw—–> dv

Página 13 del original
Página 13 del original

7-a INTERNACIA ESPERANTO -KONGRESO

V A L E N C I A 8-13 julio 1997

KIO ESTAS LA KONGRESO?

Ĉi tiu kongreso naskiĝis en la orient-eŭropaj landoj, kie pro diversaj cirkonstancoj la esperantistoj havis malfacilaĵojn por ĉeesti la Universalaj kongresojn de UEA, kaj aliajn. Tiucele estis kreitaj la «INTERNACIAJ ESPERANTO-KONGRESOJ»-n por faciligi la tieajn esperantistojn ĝui internacian esperantistan estoson pere de ili.

Tiuj malfacilaĵoj, ĉefe la ekonomika, ankoraŭ daŭras, kaj pro tio, kaj pro la alta kvalito de tiuj kongresoj, jam tradiciaj, ili daŭre okazas. Ĉi foje, post tiu de Slovakio, en Hispanio, unuafoje en okcidenta Eŭropo.

Ĉirkaŭ 500 esperantistoj, de diversaj landoj, venos al Valencio, kie ĉiuj trovos agrablan etoson, kulturan kaj artan programon, distraĵojn kaj amikecon, ene de malmultekosta buĝeto, kiu helpos, ĉefe pere de malaltaj kongreskotizoj (diference de aliaj esperantaj kongresoj) kaj malaltaj loĝprezoj la ĉeeston de ĉiuj. La hispanaj esperantistoj havos la eblecon, en la jaro de la UK en Australio, tre malproksime, ĝui internacian etoson sen longa vojaĝo, kaj interkonatiĝi kaj praktiki nian lingvon kun samideanoj de multaj landoj. Eble ni ne havos denove similan eblecon en multaj jaroj, do, ni ĉiuj devas profiti la okazon.

Ĝis nun esprimis la deziron esti en la programo interalie la «BULGARA ESPERANTO TEATRO», la ukraina art-ensemblo «ZAGRAVA», la «KORUSO DE PEDAGOGIA ALTLERNEJO» de Bydgoszcz (Pollando), kaj la muzikensemblo de la sama lando «ANDA». Ankaŭ folklora grupo el Latvio, kaj kelkaj aliaj

KION VI TROVOS EN LA KONGRESO?

La kongresanoj, krom prelegojn, debatojn, kunvenojn, ktp, havos la eblecon ĝui ĉiun aranĝon de la Foiro de Julio de Valencia, kaj de la Internacia Festivalo de Blovorkestroj kiuj koincidas kun la kongreso, kaj kio permesos ĉeesti koncertojn, kabalkadojn, teatron tradiciajn folklorajn aranĝojn, mirindajn artfajrajojn, ktp, la plej multon tute senpage.

Gravos inter la esperantaj aranĝoj la prezentado de la literatura grupo «Ibere Libere», kiuj estos la kerno de la kultura programo. Ne forgesinda estos la okazigon de sinprezento de Akademianoj de Esperanto, kaj Akademianoj de la Internacia Akademio de la Sciencoj de San Marino (AIS) antaŭ la publiko. Ni ĝuos prelegon pri Garcia Lorca, teatron, muzikon, folkloron en Esperanto, gustumado de giganta «Paella» (tipa valencia manĝajo). Kurso de Esperanto laŭ la metodo Cseh estos aliĝebla. Okazos tuttaga tipe hispana kampara festo, kun grandaj surprizoj. Tagaj kaj noktaj plonĝadoj en la agrablajn akvojn de la Mediteranea Maro ne mankos. Agrabla etoso, familia kaj amikeca, ne oficialeca, akompanos nin dum la tuta kongreso

Eblas aliĝi al la duontagaj kaj tuttagaj ekskursoj, kiuj montros al ni la plej belajn mirindajojn de Valencia kaj tuta regiono. Du postkongresaj ekskursoj kunportos nin al Andalucia (Granada, Sevilla, Cordoba, ktp), kaj al Madrid kaj ĉirkaŭajoj (Toledo, Aranjuéz, Escorial, Avila, ktp).

Por tiuj plej rapidaj por aliĝi al la kongreso, ni rezervis ĉambrojn, en tre bonaj kondiĉoj, apud la kongresejo mem, en UNIVERSITATAJ HOTELOJ. La prezo, tranokto kun plena pensiono, en dulita ĉambro, estas nur 3.600 pesetoj persono-tage. Bedaŭrinde ni nur sukcesis rezervi 200 litojn, kiuj estos por la unuaj mendantoj. Por la aliaj la LKK sendos prezojn de hoteloj ankaŭ sufiĉe konfortaj. Ĝisdatitajn informojn, kun ebleco rekte aliĝi, vi trovos en INTERNET, en la adreso http://www.redestb.es/personal/a-casquero

Ni ne devas forgesi ke, ene de ĉi tiu kongreso, okazos ankaŭ la «KONGRESO DE HISPANA ESPERANTO FEDERACIO», en kiu, interalie, devas okazi elekto de nova Estraro, kaj la «7-a EŬROPA ESPERANTO-FORUMO».

La 7-a INTERNACIA ESPERANTO-KONGRESO ofertas al vi ĉi tion,

KAJ…, MULTE PLI.

Página 14 del original
Página 14 del original

[BILDO p.14] Maldekstre en la titola kadro: desegnaĵo de monsako kun dolarsigno. Dekstre: desegnaĵo de pokalo aŭ trofeo.

LITERATURA PREMIO

de l’ ATENEO «LA ALIANZA»

«FRANCISCO MAÑEZ»

R E G U L A R O kaj C E L O J:

La verkoj devas enhavi la komunajn literaturajn trajtojn, kreativaj, kiuj tuŝu de proksime la valorojn de la homa animo, kun la celo atingi bonan komunikadon inter homoj de diversaj kulturoj kaj sentmanieroj. Oni konsideros kun speciala valoro la verkojn kiuj rakontu spertojn aŭ iniciatojn kiuj kun rilato al la «VIVMEDIO» permesu ke ili estu tranlokitaj kun sukceso al aliaj medioj, kaj kiuj estu motivigaj kaj disvolvitaj sub elteneblaj kondiĉoj, teknologie eblaj kaj kun socia partopreno.

1.- La verkoj devas esti originalaj,, ankoraŭ ne eldonitaj aŭ premiitaj, verkitaj en E-o, subskribitaj per pseŭdonimo aŭ moto. Kune kun la verkoj oni akompanu tute fermitan koverton, ene de kiu troviĝu la originala titolo de la respektiva verko,kaj nomo,adreso, telefon- aŭ faks-numero, kaj retadreso se eblas, de ties aŭtoro. Sur la koverto oni skribu la pseŭdonimon aŭ moton de la verkinto

2.-Ĉiu konkursanto devas sendi po tri ekzemplerojn de la verkoj per kiuj konkursas, tajpitaj en duoblaj interlinioj en DIN A4, unuflanke, kun longo minimuma dekpaĝa kaj maksimuma kvindekpaĝa.

3.- Oni sendu la konkursajojn al : SOCIEDAD CULTURAL ATENEO «LA ALIANZA», Plaza Doctor. Cajal n-ro 11, ES-46380 CHESTE (Valencia), HISPANIO.

4.- Estos aljuĝita unusolan premion, kiu konsistos el 250.000 hispanaj pesetoj (ĉ. 2.000 usonaj dolaroj).

5.- La limtempo de akceptado de la konkursajoj finos la 14-an de aprilo de 1997. Tiurilate, la poŝta stampo atestu la daton.

6.- La verkajoj estos juĝitaj kaj pro iliaj literaturaj valoroj kaj pro ilia enhavo. Tiucele estos nomumita Teknikan Komitaton, kiu konsistos el homoj kun agnoskata prestiĝo, kiu faros la unuan selektadon. Poste, inter la de ili proponitaj verkoj, Juĝantaro havos la lastan decidon.

7.- Por la premiita verko, la organizantoj rajtas, se estas ebleco, peti de la aŭtoro la informatikan bazon.

8.- La Organiza Komitato klopodos laŭ la ebleco eldoni la premiitan verkon por ĝia diskonigo. La eldono estos dulingva, Esperanto/Hispana.

9.- La premiita aŭtoro cedos la rajton je eldonado laŭ la jenaj kondiĉoj: «LA RAJTO JE LA UNUA ELDONO APARTENAS AL LA ORGANIZANTOJ DE LA PREMIO FRANCISCO MÁÑEZ, KIUJ ANKAŬ RAJTOS ĜIN REELDONI OKAZE DE APERIGO DE ANTOLOGIO».

10.- La verdikto ne apelacieblos. La organizantoj rajtas interpreti la nunan regularon.

11.- La livero de la premio okazos ene de la «7-a INTERNACIA ESPERANTO-KONGRESO», kiu okazos en Valencia (Hispanio) inter la 8-a kaj la 13-a de julio de 1997.

12.- La aŭtoroj de la verkoj ne premiitaj rajtos repreni siajn verkojn ĉe la Ateneo «La Alianza» ĝis la 1-a decembro 1997. Post tiu dato oni neniigos la verkojn ne reprenitaj kaj ties fermitajn kovertojn.

CHESTE, aŭgusto de 1996

Página 15 del original
Página 15 del original

[BILDO p.15] En la supra maldekstra angulo de la paĝo, ekster la kadro, nigra-blanka desegnaĵo de ilekso-branĉo (ostolikaj folioj kun beroj), kiu kuras laŭ la supra rando kaj malsupren laŭ la maldekstra flanko. La tuta cetera enhavo de la paĝo staras ene de simpla rektangula kadro.

SUB ADVENTA DECEMBR-ĈIELO

Sub adventa decembr-ĉielo, mi sole, atendas la Sanktegan Nokton… Seren-vizaĝe, kortuŝita de l’ festa kant-belo, mi kredas, ke mi ne estas sola, kiam la Vort’ – enkarniĝis, kaj Dio – Homo fariĝis.

La mondon iam kovris mallumoj, de l’ sombraj koroj fluis plor’… Jen Di’ plenumis al Davido donitan la promeson: La Nova Stelo ekbrilis super urb’ Betlehemo ! Infan’ Jesuo – Princo de l’ Paco fariĝis nia, multjare atendata Espero !

…………….

DUM VIGILI-SONORILOJ …

Dum vigili-sonoriloj urbon kvietigos, dum la mondo feste silentigos, kaj en kor’ brilos kristnaska kanteto, en stal’ frida naskiĝas Kristo – Infaneto.

Nokte, dum la steloj super mond’ – preĝantaj, mi eltiras manon kun oblato blanka, arĝenta, pro la lum’ de l’ Stel’ Betlehema, kun la kor’ kaj sonoriloj batemaj …

Neniu kor’ estu trista hodiaŭ, neniu dolorema !

Pac’ en la tuta Dia mondo ! Kaj pac’ al homoj bonvolemaj !

Versaĵoj de Leszek Łęgowski Traduko de Zofia Kamieniecka

Página 16 del original
Página 16 del original

[BILDO p.16] La tuta paĝo estas faksimila represo de unu paĝo de la revuo Esperanto de UEA, enkadrigita per duobla nigra linio kun ornamitaj anguloj.

Manifesto de Prago

de la movado por la internacia lingvo Esperanto

Ni, anoj de la tutmonda movado por la progresigo de Esperanto,

direktas ĉi tiun manifeston al ĉiuj registaroj, internaciaj organizaĵoj, kaj homoj de bona volo,

deklaras nian intencon firmvole plu labori por la celoj ĉi tie esprimitaj,

kaj invitas ĉiun unuopan organizaĵon kaj homon aliĝi al nia strebado.

Lanĉita en 1887 kiel projekto de helplingvo por internacia komunikado, kaj rapide evoluinta en vivoplenan, nuancoriĉan lingvon, Esperanto jam de pli ol jarcento funkcias por kunligi homojn trans lingvaj kaj kulturaj baroj. Intertempe la celoj de ĝiaj parolantoj ne perdis gravecon kaj aktualecon. Nek la tutmonda uzado de kelkaj naciaj lingvoj, nek progresoj en la komunikad-tekniko, nek la malkovro de novaj metodoj de lingvo-instruado verŝajne realigos jenajn principojn, kiujn ni konsideras esencaj por justa kaj efika lingva ordo.

  1. Demokratio. Komunika sistemo kiu tutvive privilegias iujn homojn sed postulas de aliaj ke ili investu jarojn da penoj por atingi malpli altan gradon de kapablo, estas fundamente maldemokratia. Kvankam, kiel ĉiu lingvo, Esperanto ne estas perfekta, ĝi ege superas ĉiun rivalon en la sfero de egaleca tutmonda komunikado.

Ni asertas ke lingva malegaleco sekvigas komunikan malegalecon je ĉiuj niveloj, inkluzive de la internacia nivelo. Ni estas movado por demokratia komunikado.

  1. Transnacia edukado. Ĉiu etna lingvo estas ligita al difinita kulturo kaj naci(ar)o. Ekzemple, la lernejano kiu studas la anglan lernas pri la kulturo, geografio kaj politiko de la anglalingvaj landoj, precipe Usono kaj Britio. La lernejano kiu studas Esperanton lernas pri mondo sen limoj, en kiu ĉiu lando prezentiĝas kiel hejmo.

Ni asertas ke la edukado per iu ajn etna lingvo estas ligita al difinita perspektivo pri la mondo. Ni estas movado por transnacia edukado.

  1. Pedagogia efikeco. Nur malgranda procentaĵo el tiuj kiuj studas fremdan lingvon, ekmastras ĝin. Plena posedo de Esperanto eblas eĉ per memstudado. Diversaj studoj raportis propedeŭtikajn efikojn al la lernado de aliaj lingvoj. Oni ankaŭ rekomendas Esperanton kiel kernan eron en kursoj por la lingva konsciigo de lernantoj.

Ni asertas ke la malfacileco de la etnaj lingvoj ĉiam prezentos obstaklon por multaj lernantoj, kiuj tamen profitus el la scio de dua lingvo. Ni estas movado por efika lingvoinstruado.

  1. Plurlingveco. La Esperanto-komunumo estas unu el malmultaj mondskalaj lingvokomunumoj kies parolantoj estas senescepte du- aŭ plurlingvaj. Ĉiu komunumano akceptis la taskon lerni almenaŭ unu fremdan lingvon ĝis parola grado. Multokaze tio kondukas al la scio de kaj amo al pluraj lingvoj kaj ĝenerale al pli vasta persona horizonto.

Ni asertas ke la anoj de ĉiuj lingvoj, grandaj kaj malgrandaj, devus disponi pri reala ŝanco por alproprigi duan lingvon ĝis alta komunika nivelo. Ni estas movado por la provizo de tiu ŝanco.

  1. Lingvaj rajtoj. La malegala disdivido de potenco inter la lingvoj estas recepto por konstanta lingva malsekureco, aŭ rekta lingva subpremado, ĉe granda parto de la monda loĝantaro. En la Esperanto-komunumo, la anoj de lingvoj grandaj kaj malgrandaj, oficialaj kaj neoficialaj, kunvenas sur neŭtrala tereno, dank’ al la reciproka volo kompromisi. Tia ekvilibro inter lingvaj rajtoj kaj respondecoj liveras precedencon por evoluigi kaj pritaksi aliajn solvojn al la lingva malegaleco kaj lingvaj konfliktoj.

Ni asertas ke la vastaj potencodiferencoj inter la lingvoj subfosas la garantiojn, esprimitajn en tiom da internaciaj dokumentoj, de egaleca traktado sendistinge pri la lingvo. Ni estas movado por lingvaj rajtoj.

  1. Lingva diverseco. La naciaj registaroj emas konsideri la grandan diversecon de lingvoj en la mondo kiel baron al komunikado kaj evoluigo. Por la Esperanto-komunumo, tamen, la lingva diverseco estas konstanta kaj nemalhavebla fonto de riĉeco. Sekve, ĉiu lingvo, kiel ĉiu vivaĵospecio, estas valora jam pro si mem kaj inda je protektado kaj subtenado.

Ni asertas ke la politiko de komunikado kaj evoluigo, se ĝi ne estas bazita sur respekto al kaj subteno de ĉiuj lingvoj, kondamnas al formorto la plimulton de la lingvoj de la mondo. Ni estas movado por lingva diverseco.

  1. Homa emancipiĝo. Ĉiu lingvo liberigas kaj malliberigas siajn anojn, donante al ili la povon komuniki inter si, barante la komunikadon kun aliaj. Planita kiel universala komunikilo, Esperanto estas unu el la grandaj funkciantaj projektoj de la homa emancipiĝo — projekto por ebligi al ĉiu homo partopreni kiel individuo en la homara komunumo, kun firmaj radikoj ĉe sia loka kultura kaj lingva identeco, sed ne limigite de ili.

Ni asertas ke la ekskluziva uzado de naciaj lingvoj neeviteble starigas barojn al la liberecoj de sinesprimado, komunikado kaj asociiĝo. Ni estas movado por la homa emancipiĝo.

146 ESPERANTO septembro 1996 1084 (9)

Valencia Luno n.º 44 (octubre de 1997)

Texto completo del número 44 de Valencia Luno, el boletín del Grupo de Esperanto de Valencia, de octubre de 1997: 18 páginas transcritas del original.

Portada de Valencia Luno n.º 44, octubre de 1997.
Portada de Valencia Luno n.º 44, octubre de 1997.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1997_n44_okt

Qué tiene de especial este ejemplar

  • El número se contradice sobre el tamaño del 7.º Congreso Internacional de Esperanto: las páginas 2 y 3 dicen que se inscribieron «565 gekongresanoj, de 18 landoj» y que en realidad participaron más de 600, mientras que la reproducción de la revista L’ESPERANTO (julio de 1997) incluida en la página 4 habla de «Pli ol 500 kongresanoj el 16 landoj».
  • La nota final de la «ĈARTO DE LA EŬROPA IDENTECO» queda cortada a mitad de frase al pie de la página 14: «Instigita de la poeto-prezidanto de la Ĉeña Respubliko Vaclav Havel, kiu la 8-an de marto 1994 … postulis ĉarton de Eŭropa identeco,» — y detrás vienen ya un dibujo de dos manos que se estrechan y la línea «(Opinioj pri ĉi tiu ĉarto estas bonvenaj.)». La frase no termina en ninguna parte del boletín.
  • El billete de la lotería de Navidad reproducido en la página 5 es una fotocopia casi negra. Solo se leen «GRUPO ESPERANTO DE VALENCIA», «Lotería Nacional», el número «Nº 26967» y «Son 160 Pesetas»; la fecha del sorteo, «22 DICIEMBRE», apenas se distingue, y las líneas de la izquierda —dirección y horario del grupo— quedan ilegibles.
  • La impresión carece de algunas letras eslavas y las sustituye por otras, lo que cambia los nombres propios: los castillos del cuento eslovaco salen como «Ŝtítnik» y «Pleŝivec» (por Štítnik y Plešivec), el traductor firma «Anton Zachariáŝ» en la página 7 mientras que el programa de la página 4 lo llama «Anton Zacharias», y en la página 14 Václav Havel es presidente de la «Ĉeña Respubliko», con eñe donde corresponde la letra ĥ.
  • En el cuento «Sep ŝafarejoj de ŝafpaŝtisto Bebek» (p. 6-7) el pastor cambia de nombre en la primera mención: «li nomiĝis Babek», mientras que el título y el resto del relato dicen siempre Bebek.
  • Dentro de la misma lista del programa artístico (p. 4) la ciudad polaca se escribe de dos maneras: «Bydgoszcz» en los puntos 2 y 3, y «Bydgosczc» en el punto 6.
  • La nota de Pola Radio (p. 10) imprime una fecha imposible: tras contar que desde el 20 de octubre de 1997 emiten por Internet, dice que de las reacciones de los oyentes dependerá «ĉu de la 1-a de januaro 1988 – komenciĝos aŭ ne plena duonhora radioelsendo», con 1988 donde corresponde 1998.
  • El ejemplar no lleva índice ni sumario: lo único que lo sitúa es la línea «N-ro 44, oktobro 1997» al pie de la portada, y la página 2 solo contiene el colofón, la lista de asociaciones miembro y tres textos breves.

Qué hay en este número

p. Título Idioma Firma
1 SUKCESAJ: 7-a INTERNACIA ESPERANTO-KONGRESO, 56-a HISPANA ESPERANTO-KONGRESO, 7-a EŬROPA ESPERANTO FORUMO (kovrilo) epo
2 Kolofono kaj membraj asocioj epo/spa
2 KOVRILPAĜO: epo
2 «DEKLARO DE VALENCIA» epo
2 KURSOJ DE ESPERANTO epo
3 7-A INTERNACIA ESPERANTO-KONGRESO epo Augusto Casquero
3 VALENCIO-Miniatura Universala Kongreso (represo el la revuo L’ESPERANTO, julio 1997) epo (GCF)
4 KULTURA KAJ KLERIGA PROGRAMO. 7-a INTERNACIA ESPERANTO-KONGRESO. Valencia, HISPANIO, 8-13 julio 1997 epo Augusto Casquero
5 Zamenhofa Tago epo
5 KRISTNASKA LOTERIO epo
6 Sep ŝafarejoj de ŝafpaŝtisto Bebek epo Esperantigis: Anton Zachariáŝ (Slovakio)
7 Nekrologo pri Ángela Bueno Gallego epo La Estraro de G.E.V.
8 HOMO, HOMARO, KREANTA NATURO. La Tri Fundamentoj epo Jesuo Raposo
9 «La Magia Monto», de Thomas Mann, kaj Esperanto. epo Santiago Miquel Planas
9 KONGRESAJ VIDEOKASEDOJ (reklamo) epo
10 POLA RADIO INFORMAS epo Andrzej Pettyn, estro de la E-Redakcio de Pola Radio
11 NI HELPU SAMUEL ABEDOWALE-n epo
11 LA 57-A HISPANA ESPERANTO-KONGRESO OKAZOS EN VALLADOLID epo
12 ĈARTO DE LA EŬROPA IDENTECO epo Europa-Union Deutschland (41-a orda kongreso, Lübeck, 1995)
15 LITERATURA PREMIO “FRANCISCO MÁÑEZ” epo
15 UNIVERSALA KONGRESO EN MONTPELLIER epo
15 31-a INTERNACIA INFANA KONGRESETO epo
16 Letero de la Valencia Urbodomo pri la katalogado de la esperantaj libroj de la Municipa Biblioteko (faksimilo) spa Carlos A. Precioso Estiguín
17 ALIĜILO. MONTPELIERO — 83-a Universala Kongreso de Esperanto (faksimilo) epo
18 Kongreskotizoj kaj kondiĉoj de la 83-a UK (dorsflanko de la aliĝilo) epo

El boletín, entero

Página 1 del original
Página 1 del original

[BILDO p.1] Kapo de la bulteno: en verda rektangulo, blanka desegnaĵo de la Torres de Serranos (la mezepoka pordego de Valencio) maldekstre, apud kiu grandaj blankaj literoj «VALENCIA LUNO»; la komenca C de «VALENCIA» estas duonluno, kaj dekstre de «LUNO» staras kvinpinta stelo.

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

SUKCESAJ:

7-a INTERNACIA ESPERANTO-KONGRESO 56-a HISPANA ESPERANTO-KONGRESO 7-a EŬROPA ESPERANTO FORUMO

[BILDO p.1] Nigrablanka foto: en salono de la urbodomo, virino en malhela kostumo parolas ĉe mikrofonstando; ĉirkaŭ ŝi staras dek personoj, inter ili virino kiu ŝajnas traduki, kaj pluraj viroj kaj virinoj en somera vesto; dekstre videblas radiaparataro. Apudskribo: «Akcepto ĉe la Valencia Urbodomo».

Akcepto ĉe la Valencia Urbodomo

N-ro 44, oktobro 1997

Página 2 del original
Página 2 del original

[BILDO p.2] Malgranda ripeto de la kapo de la bulteno: la turo de la Serranos, la duonluna C, «VALENCIA LUNO» kaj la stelo.

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO Gran Vía Fernando El Católico, 45, 3.ª 46008 VALENCIO (HISPANIO)

Konto Nº 0.017.830.370 Caja Postal, Plaza de España.

MEMBRAJ ASOCIOJ:

Valencia Esperanto-Grupo Gran Vía Fernando el Católico, 45, 3ª 46008 VALENCIA Telefono kaj fakso: (96) 3849616 E-Mail: a-casquero@redestb.es Konto: 0009.310.116.9604

Grupo Esperanto de Alicante C/ San Fernando, 39. 03001 ALICANTE

Ĉiam Esperanto C/ General Primo de Rivera, 6. 03360 CALLOSA DE SEGURA (Alicante)

Lumradio Casa de Cultura, Blasco Ibáñez, 8 46380 CHESTE (Valencia)

Asociación Juvenil «Juna Suno» Avda. de la Vega, 4-4º B 03300 ORIHUELA (Alicante)

Redaktoro kaj kompostisto:

Augusto Casquero

NOTO: Pri la enhavo de la artikoloj respondecas la aŭtoroj mem.

Depósito legal: V-1683-1983

N-ro 44, oktobro 1997

KOVRILPAĜO:

La urbestrino de Valencia, S-ino Rita Barberá, salutas en Esperanto kaj en la hispana, kun samtempa traduko de Maritza Gutiérrez (Kubo), ĉe la Valencia Urbodomo, la partoprenantojn en la «7-a Internacia Esperanto-Kongreso». Ĝi estis la dua plej amasa renkontiĝo de esperantistoj en la mondo en 1997. Partoprenis 565 kongresanoj el 18 landoj, kaj dank´al la entuziasmo de la organizantoj kaj al la granda ĉeesto, ĝi restos en la kolektiva memoro kiel neforgesebla travivaĵo. La Reĝino Sofia de Hispanio afable akceptis la Honoran Prezidantecon.

«DEKLARO DE VALENCIA»

Fine de la Ĝenerala Kunveno de HEF, la kunsidantoj unuanime aprobis jenan deklaron:

«La partoprenantoj en la Hispana Esperanto-Kongreso okazanta en Valencio, kun hororo, abomeno kaj kolero sciiĝas pri la murdo de unu plia homo fare de ETA-teroristoj (ĉi-kaze, de sinjoro Miguel Angel Blanco).

Protestas kontraŭ tia terura atencado kontraŭ la tria artikolo de la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj, nome: «ĈIU HAVAS LA RAJTON JE VIVO, LIBERECO KAJ PERSONA SEKURECO.»

Postulas de ETA kaj de la ceteraj terorismoj krimantaj en diversaj landoj, ke ili tuj kaj definitive metu finon al ĉia krima agado»

KURSOJ DE ESPERANTO

Kiel ĉiujare, eblas lerni E-on en diversaj lokoj de Valencio. Krom en nia asocio, okazas kurso en Lernejo «Doña Germana», merkrede ekde la 16-a ĝis la 18-a, telefono 3658737 (kun Diplomo). Oni preparas kurson por la Fakultato pri Filologio. Ni informos baldaŭ pri detaloj.

Página 3 del original
Página 3 del original

7-A INTERNACIA ESPERANTO-KONGRESO


Ekde la 8-a ĝis la 13-a de julio 1997, okazis en Valencia la 7-a Internacia Esperanto-Kongreso, aŭspicita de Monda Turismo, kune kun la 7-a Eŭropa Esperanto-Forumo kaj la 56-a Hispana Esperanto Kongreso, sub la Honora Prezidanteco de la Reĝino Sofia de Hispanio..

La sidejo estis la Fakultato pri Filologio de la Universitato de Valencia, kies estraro afable ne nur gastigis la kongresojn, sed ankaŭ aŭspicis ilin, kaj ofertis senpage ĉiun bezonatan servon. La dekanino de la Fakultato mem, D-ino Carmen Morenilla, aktive partoprenis la organizadon.

La kongreson kunordigis Augusto Casquero, Ana Montesinos, Gian Carlo Fighiera, kaj Barbara Pietrzak, kaj ricevis la helpon kaj valoran kunlaboron de multaj aliaj samideanoj, inter kiuj ni devas mencii gesinjorojn Sempere, Lupe Sanz, Serrano, María Feriglé, Aliaga, Peris, Fernando, Giménez, Solag, Eduardo, Berta kaj Jesús Raposo, Antonio, Rafa, Araceli, Añó, Pont, Conejero, Folgado, Alonso, Grzebowski, ktp.

[BILDO p.3] Du nigrablankaj fotoj flank-al-flanke. Maldekstre: kelkaj personoj — inter ili du virinoj sidantaj — ĉe tablo kun paperoj, en la akceptejo de la kongreso. Dekstre: kvar personoj sidantaj ĉirkaŭ tablo kun mikrofonoj en radiostudio. Apudskriboj: «Akceptejo» kaj «Ĉe la radio».

AkceptejoĈe la radio

Entute aliĝis 565 gekongresanoj, de 18 landoj, sed fakte partoprenis pli ol 600.

Multe oni povas paroli pri la kongreso, sed se indas ion elstarigi tio estas la ege agrabla kaj familia etoso. Speciala mencio por la esperantistaro, urbestraro kaj tuta popolo de la vilaĝo Cheste, kiu gastigis la kongreson la sabaton 12-a de julio. Tie okazis krom la oficialaj kulturaj programeroj (prelegoj, koncertoj, ktp), la disdonado de la literaturaj premioj «Francisco Máñez» al la verkistoj Antonio Marco Botella, Kurisu Kei, kaj Sabira Stahlberg; la giganta «paella», kuirita en unusola ujo por pli ol 600 homoj kaj finmanĝita kune kun freŝa «sangría» liberaere en bela parko; la katolika Diservo, kun partopreno de diversaj korusoj el kelkaj landoj ; la surstrata muzika prezentado de esperantistaj muzikgrupoj de diversaj landoj ; ktp.

La urbestrino de Valencia, S-ino Rita Barberá, akceptis ĉe la Valencia Urbodomo, la kongresanaron, kaj afable legis saluton en Esperanto. Poste ŝi babiladis kun la ĉeestantoj kun kiuj si fotiĝis.

Ankaŭ nepras mencii kaj gratuli S-inon Maria Angeles Fernández, de Valencio, kiu ricevis la meritan premion «Klara Silbernik» ; la dumkongrese novelektitan HEF Prezidanton, Miguel

[BILDO p.3] Du nigrablankaj fotoj flank-al-flanke. Maldekstre: virino ricevas premion el la manoj de alia persono, antaŭ mikrofono. Dekstre: granda grupo da homoj sur scenejo, ŝajne koruso aŭ folklora ensemblo dum prezentado. Apudskriboj: «Premio «Klara Silbernik»» kaj «Arta prezentado».

Premio «Klara Silbernik»Arta prezentado

Angel Sancho, de Madrido ; kaj la s-ron Hernández Yzal, direktoro kaj fondinto de la Muzeo de Esperanto de Sant Pau D’ordal, kiu ricevis memorŝildon kiel agnosko de konstanta kaj entuziasma laboro por Esperanto.

Por kompletigi iomete la informon pri la aranĝo, ni kopias artikolon kiu aperis en la julia numero 1997, de la revuo L’ESPERANTO :

VALENCIO-Miniatura Universala Kongreso

-La regionaj gazetoj, radio- kaj televid-stacioj de Valencio (Hispanio) vaste reliefigis la abundajn artajn kaj kulturajn programojn de la 7-a Internacia Esperanto-Kongreso, kiu tie okazis komence de julio. En tiuj programoj ludis preskaŭ cent geartistoj de 6 trupoj el Pollando, Rumanio kaj Hispanio : grandan

Página 4 del original
Página 4 del original

sukceson atingis la 40-membra kant-ensemblo de la pedagogia altlernejo de Bydgoszcz (Pollando), la samnombra infana folklora dancgrupo «Plomenie», kaj la folklora trupo de la Aragona Centro, kiu entuziasmigis la ĉeestantojn per siaj vervoplenaj «ĥotoj». Ne mankis elektronika muziko en originala plenumo de Eduardo Vargas «Solo» (Hispanio) ; socikritikaj vers-kantoj de Michael Bronstein (Rúsio) kaj muzik-prelego de Heras (Hispanio).

La kulturaj prelegoj kunigis temojn pri juro (Urueña, Hispanio), botaniko (Zvara, Slovakio), informatiko (Sancho, Hispanio), literaturo (Gutiérrez, Kubo, Fernández, Hispanio), terapio (Staisiunaite, Litovio), lingvistiko (Alonso, Hispanio), radio (Pietrzak, Pollando), kaj lingvopolitiko (Fighiera, Italio).

La supra listo de aranĝoj ne estus kompleta se ni ne citus la publikan Cseh-metodan kurson de Zacharias (Slovakio) kaj la prezentadojn de la novaj verkoj de la hispan-portugala literatura grupo «Ibere Libere» (Fernández, Camacho, Neves, Dek). La kongreso omaĝis en aparta kunveno la forpasintojn Ada Fighiera Sikorska kaj Juan Carlos Ruiz. Rimarkinde ke la kongresanoj partoprenis en manifestacio por peti la liberigon de la forrabita skabeno Blanco Garrido, poste murdita de la teroristoj.

Pli ol 500 kongresanoj el 16 landoj partoprenis en la kongreso, kiu samtempe estis la 56-a Hispana E-Kongreso : la prezidanto de LKK, Augusto Casquero, jam organizis tri sukcesajn kongresojn : du naciajn en Madrido kaj Valencio kaj unu universalan en la laste citita urbo. (GCF).

Kaj por fini la raporton, ni aldonas la konsiston de la kultura programo, bunta kaj riĉa, dank’ al kiu oni povas diri ke la kongreso estis vere kultura aranĝo, kie eblis ĝui la varian E-an kulturon, en multaj diversaj branĉoj.

KULTURA KAJ KLERIGA PROGRAMO

7-a INTERNACIA ESPERANTO-KONGRESO

Valencia, HISPANIO, 8-13 julio 1997


ARTA PROGRAMO:

1.- Muzik-ensemblo «ANDA» (Pollando). 3 personoj kun propraj instrumentoj. Ili ludas danc-muzikon por Interkona Vespero kaj aliaj momentoj de la kongresoj. Ankaŭ sur scenejo. 2.- «KORUSO DE MALNOVA KANTO DE PEDAGOGIA ALTLERNEJO DE BYDGOSZCZ» (Pollando). Ĉirkaŭ 40 personoj. 3.- Ensemblo «PLOMIENIE» (Flamo). Infana folklora dancgrupo, 40 infanoj kun belegaj tipaj vestaĵoj, de la Palaco de la Junularo de Bydgoszcz (Pollando) 4.- Folklor-ensemblo «PALUKI», el Rogowo (Pollando). 6 personoj. 5.- Infana teatra grupo el Szubin (Pollando) 9 personoj. Spektaklo «Eta Princo» 6.- Junulara muzikkantgrupo el Vojevodia Kultur-Centro de Bydgosczc (Pollando).Muziko de la 60-aj jaroj. 7- Muzik-grupo «Danubaj Voĉoj» (Rumanio) 8.- Michael Bronstein , kant-aŭtoro (Rusio). 9.- Eduardo Vargas «SOLO» (Hispanio).

PRELEGOJ:

1.– Miguel Fernández (Hispanio): » SUR LA SPUROJ DE FEDERICO GARCÍA LORCA». 2.- Gian Carlo Fighiera (Italio): «ESPERANTO PRETER LA JARO 2000». 3.- Anton Zacharias (Slovakio): «INSTRUADO DE ESPERANTO LAŬ CSEH-METODO». 4.- Andrzej Grzebowski (Pollando): «INTERNACIA ESPERANTO-TURISMO», kun kolokvo. 5.- Rafaela Urueña (Hispanio): «SUR LA VOJO AL UNUECA EŬROPO: PROBLEMOJ KAJ DEFIOJ». 6.- Milan Zvara (Slovakio): » MIKOLOGIO KAJ FUNGOKOLEKTADO EN CENTRA EŬROPO». Kun lumbildoj 7.- Antonio Alonso (Hispanio) gvidos: » DEBATO PRI LA LINGVOJ DE HISPANIO»-n. 8.- Barbara Pietrzak , redaktoro de POLA RADIO (Pollando): «ESPERANTO EN RADIO», kun debato. 9.- Miguel Angel Sancho (Hispanio): «METODOLOGIO DE MULTIMEDIA INFORMATIKO» (konfirmota). 10.- Sigita Staisiunaite (Litovio): «YUMAIKO -TERAPIO: JAPANA TERAPI-MASAĜO». 11.- Jesús de las Heras (Hispanio): » LA MUZIKO DE FERNANDO SOR», kun gitara helpo. 12.- Augusto Casquero (Hispanio): » PILGRIMADO TRA LA VOJO DE SANKTA JAKOBO». Kun lumbildoj. 13.- Literatura grupo «Ibere Libere» (Miguel Fernández, Miguel Gutiérrez Adúriz, Jorge Camacho, Abel Montagut, Antonio Valen): «DE VALENCIO AL VALENCIO». 14.- Maritza Gutiérrez (Kubo) : » La poezio de José Martí».

Augusto Casquero

Página 5 del original
Página 5 del original

[BILDO p.5] Nigra siluetita desegnaĵo de la kapo kaj busto de L. L. Zamenhof — kalva frunto, okulvitroj, barbo — maldekstre supre de la paĝo.

[BILDO p.5] Granda ornama surskribo per kaligrafiaj literoj: «Zamenhofa Tago».

Kiel ĉiujare, okaze de la datreveno de la naskiĝo de la kreinto de Esperanto, Doktoro Ludoviko Zamenhof, la valenciaj esperantistoj celebros tiun gravan okazintaĵon per diversaj aranĝoj.

Ĉi jare, kiel omaĝo al la ekterordinara kunlaboro kaj afableco de niaj samideanoj el Cheste kun la 7-a Internacia Esperanto-Kongreso, la tuta programero okazos en Cheste, laŭ la jena horaro:

Tago: 20-a de decembro, sabato

12.00: Komuna renkonto antaŭ la urbodomo de Cheste. 12.15: Prelego, fare de S-ro Jesús Raposo. 13.00: Metado de honorkrono al Doktoro Zamenhof. 14.00: Oficiala Bankedo. NEPRA ANTAŬMENDO

Fine de la bankedo, oni transdonos memorŝildon al la urbestrino de Cheste.

Por tiuj kiuj deziras ĉeesti la bankedon, oni devas fari rezervon anticipe kaj pagi ilin ĉe Grupo Esperanto de Valencia, aŭ ĉe Esperanto-grupo Lum-radio de Cheste.

La prezo estas 1.500 pesetoj. Ne lasu ĝin por la lasta momento, por helpi la organizantojn.

[BILDO p.5] Granda ornama surskribo per arkigitaj literoj: «KRISTNASKA LOTERIO».

[BILDO p.5] Fotokopio de loteria bileto, tre malklara. Maldekstre legiĝas «GRUPO ESPERANTO DE VALENCIA», sub ĝi kelkaj apenaŭ legeblaj linioj (ŝajne pri kursoj kaj horaro, «… de 20 a 21 …», «Fdo. El Católico, 45 …», «…9616», «…VALENCIA»). Dekstre: «Lotería [emblemo de terglobo] Nacional», «Dep. Pagos miércoles …», «El portador interesa … [nelegebla]», en kadro «Nº 26967», sub ĝi «sorteo día 22 DICIEMBRE» [?] kaj «Son 160 Pesetas».

Denove, kiel kutime, Valencia Esperanto-Grupo partoprenas en tradicia kristnaska loterio, kiel helpo al sia ekonomia bilanco.

Oni povas aĉeti ĝin aŭ preni por disvendi inter viaj familianoj, amikoj, kolegoj, merkrede, ekde la 19-a ĝis la 21-a horo.

Página 6 del original
Página 6 del original

[BILDO p.6] Desegnaĵo de tri ŝafoj kun nigraj kapoj kaj kruroj, unu post la alia, supre maldekstre de la paĝo.

Fabelo pri la deveno de Krásna Hôrka (la burgo de Gemer-regiono)

Sep ŝafarejoj de ŝafpaŝtisto Bebek


Bone fartas paŝtisto, se abundas paŝtejo, se ne perdigas al li ŝafoj kaj ankaŭ pli bone li fartas, se la knabina koro sopiras pri li. Tiam montoj estas nek densaj, nek senvivaj kaj se estas super li ridanta vizaĝo de la trankvila ĉieleto, li ekkkantas senzorge kaj bonhumore, aŭ li ludas lignofajfilon (fujaron).

Sed estis ankaŭ tia paŝtisto, li nomiĝis Babek, kiu nemulte kantis kaj senĉese pripensis nur tion, kiel plej rapide ŝpari iom da mono. Li volis edziĝi kun la plej bela knabino de la tuta ĉirkaŭaĵo. En mizeron li ne volus enkonduki ŝin, li mem vivis en ĝi, ĉar mankis mono.

Estus bone, se li estus obeinta la knabinon. Ŝi tiel ne soperigis je mono.

-Kial ni bezonas riĉaĵojn ? – ŝi demandis lin. – Ankaŭ aliaj malriĉaj geedziĝis, kaj vivtenis sin kaj estis feliĉaj.

-Ej, vi tion malbone komprenas ! – li riproĉsilentigis ŝin.

-Ĝis kiam vi estas senedza, ne gravas al vi malriĉeco, sed kiam vi edziniĝos kaj venos infanoj kaj mankos pano por nutri ilin, vi lamentos kaj malbenos ĉi momenton, kiam vi edziniĝis.

-Kial mi malbenu – ŝi ekprotestis. – Ankaŭ aliaj vivas en mizero, kaj ne blasfemas.

-Ĉu blasfemas aŭ ne, tio ne interesas min. Mi ne zorgas pri ili, sed pri vi. Mi volas prepari por vi tian vivon, ke eble eĉ reĝino ne havas pli bonan.

La knabino diris jam nenion. Ŝi ne scias, kion pensi, ĉu ŝi tion konsideru obtineco aŭ konfuzeco.

Kaj la ŝafpaŝtisto Bebek kontinue nur cerbumis …

Foje, kiam li sidis kaj vagis per la okuloj ĉirkaŭe sur la tero, li aŭdis muson ekfajfi. Li vidis, kiel ĝi pene puŝas sin en la truon. Verŝajne, iu baris ĝian enirejon.

-Mi helpos al vi – li diras por si mem. Li alkliniĝas al la truo, kaj komencas ĝin plilarĝigi.

Apenaŭ li forĵetis du plenmanojn da argilo okulfrapis lin io. La sunradioj kaprice ludis kun la ora monero, kiu elstaris el la humo, kiun li havis en la mano.

Ŝajne, mi trovis trezoron – li ekĝojkriis.

Kaj li plue serĉesploris. Ne vane. Ĉe ĉiu plenmano da argilo li trovis novan dukaton. Kaj kiam estis la truo jam je du spanoj plilarĝigita, elŝutiĝis la tuta amaso da ili. Vera trezoro ! Kaj kia !

-La mondon mi povus per ili aĉeti ! – ekĝojis Bebek. Ho, diversaĵojn li povus prizorgi por si, sed pli certe li ne povas diri kion. Li prisonĝis ilin, li sonĝis, eĉ dometon li konstruis por si, kaj ŝafojn li aĉetis, sed kiam kolektiĝis tia amaso da ili, li tute ne sciis, kion li faru kun ili.

Li kaŝis ilin, atendante, ke foje sereniĝos en lia kapo, kaj li ekscios kiel ilin foruzi.

Kredeble li havis ilin jam unu jaron kaŝitaj sub la maljuna abio situanta sur la deklivo kaj li ne sciis ankoraŭ kion li faru kun ili. Nur kiam alvenis al la ŝafarejo mizere vestita viro, kiu petis pecon da pano. Kaj Bebek donis al li. Kial li ne donu, se li havas ? Li sciis, ke la Sinjoro Dio rekompencos lin. Li regalis la migranton ne nur per pano, sed ankaŭ per fromaĝbulo.

-Sed ĉi tie vi ne manĝu, – diris al li. – La ŝafoj perdus lakton.

Ne pro superstiĉo li diris tion, sed pro tio, ke li metis en la fromaĝbulon belegan oran moneron. Helpu al si mizerulo.

Página 7 del original
Página 7 del original

La vagabondo foriris kaj neniam plu li montriĝis. Bebek estis kontenta, ke la moneroj estas utilaj, eĉ ili povas savi iun en mizero. Li ne estis indignita pro tio, ke la mizerulo ne revenis por esprimi dankon. Ja ne pro dankesprimo helpis. Nepre ne !

Se ne venis la vagabondo, venis iu alia.

-Kiu sinjoro nur trenas sin al mi ? – miris Bebek, sidante vesperkrepuske antaŭ la ŝafarej-kabaneto.

Diversspecaj pensoj promenadis tra la kapo de Bebek. Jam li eĉ ektimis, ke iu, eble nekonata homo, sciigis ion al grandsinjoro en la kastelo kaj vi bone scias, ke oni ne povas kontraŭi opiniojn de sinjoroj.

Sed tiu, kiu alvenis, ne kun kolero, sed kun rido alproksimiĝis kaj kiam Bebek bonvenigis lin kiel decas, la sinjoro premis lian manon kaj diris :

-Honesta homo vi estas, Bebek, kaj karaktera. Se vi fartas bone, vi volas, ke ankaŭ aliaj fartu bone kaj ne malbone.

Bebek nur staras, nek vorton li diras, ĉar li ne scias, kion pensi pri la afero. Li ne scias ĉu sincere diris tion la sinjoro, aŭ ĉu tio ĉi estas nur malbona sinjora ŝerco. Diversaĵojn li jam travivis. Do, kiu scias, kion vere li intencas.

Kaj la sinjoro denove diras :

-Karaktera homo vi estas, Bebek, tre honesta. Kaj ke vi sciu, kiun vi pridonacis, nu, mi diros al vi. Min. Kaj ĉu vi scias, kiu mi estas ? Bebek hezite gratis sin malantaŭ la orelo, alrigardis la sinjoron, sed vere li ne povas rememori, kiu staras antaŭ li. Ke ne temas pri sensignifulo, li deduktas el tio, ke akompanas lin multnombra soldataro.

-Kredeble mem sinjoro reĝo vi estas , li fine divenprobas.

-Vi divenis, – ŝultrofrapetadis lin reĝo Adalberto la IV-a. Kaj ĉar vi estas tiel saĝa kaj deckonduta, mi plenumos al vi ĉion laŭ via deziro.

Neatendita propono. Malfacile estis por Bebek peti ion, se li ne sciis kion li petu. Ĝis nun pri io simila li eĉ ne sonĝis. Neniam li pripensis tion, ke la reĝo mem ofertos al li siajn reĝajn gracojn, kaj ke la reĝo malaltiĝos antaŭ li.

-Do, se vi ne scias, kion peti, mi konsilos al vi. Ekde la hodiaŭa tago vi ne plu estos paŝtisto, sed libera landbienulo. Eble foje mi eĉ rang-altigos vin je grafo.

Bebek humile ĵetis sin sur la genuojn antaŭ la reĝo kaj dankis al li kiel ankoraŭ neniu dankis al la regnestro.

Tio denove kortuŝis tiom-grade la reĝon, ke li decidiĝis aldoni al Bebek ankoraŭ unu privilegion. Nun ja, li devas vere mem elekti ion.

-Ho, kion volus landbienulo, kiu antaŭnelonge estis nur paŝtisto ? -ekridetis Bebek. Ŝafarojn mi volas. Tiom da ŝafarejoj, kiom da tagoj havas semajno, kaj tiajn, kiajn mi konstruigos.

-Bone – konsentis la reĝo, kvankam li eĉ ne antaŭvidis, kion Bebek intencas.

Kaj alvokis Bebek konstruistojn, kiuj laŭ lia deziro konstruis fortikan burgon sur la monteto, kie li kiel paŝtisto plej volonte paŝtadis. Pri pago ili ne devas timi, monon li havas en sufiĉa kvanto.

Ili do konstruis, kaj finkonstruis ĝin. Al la burgo, ke ĝi rememorigu ŝafarejon, ili donis nomon Krásna Hôrka (Esperante : Belega Monteto).

Krom ĝi Bebek konstruigis ankoraŭ ses aliajn burgojn.

Jen la burgoj : Turňa, Zadvár, Ŝtítnik, Pleŝivec, Brzotín kaj Sokolí Kameň.

Tiuj estis liaj sep ŝafarejoj.

Esperantigis : Anton Zachariáŝ (Slovakio)

[BILDO p.7] Enkadrigita nekrologa anonco. Supre, meze, desegnaĵo de latina kruco kun ornama rando.

Post peniga malsano, forpasis en Valencia nia samideanino Ángela Bueno Gallego, edzino de nia dum multaj jaroj amiko, kaj estrarano de Valencia Esperanto-Grupo, S-ro Santiago Miquel Planas, kiun ni sincere kondolencas kaj akompanas en la doloro. La Estraro de G.E.V. petas preĝon por nia kara Ángela.

Página 8 del original
Página 8 del original

[BILDO p.8] Linidesegnaĵo supre maldekstre: kvar simplaj homfiguroj — plenkreskuloj kaj infanoj — starantaj unu apud la alia, kvazaŭ familio.

HOMO, HOMARO, KREANTA NATURO

La Tri Fundamentoj

Dum la lasta Turisma Esperantista Semajno, okazinta en San Carles de la Rápita (Tarragona), aŭspicita de Hispana Esperanto-Muzeo, kun perfekta organizado, nia samideano Jesús Raposo brile prelegis pri la temo: «HOMO, HOMARO, KREANTA NATURO: La Tri Fundamentoj».

Por tiuj kiuj ne havis okazon aŭskulti tiun interesan prelegon, ni kopias parton de ĝi, ĉar pro spacomanko ne eblas la tuton prezenti ĉi tie. Ni opinias ke la jena teksto bone resumas liajn pensojn.

La tri fundamentoj de la homa ekzisto estas: 1e, ĉiu vivanta konkreta homo, 2e, la Homaro, 3e, la kreanta Naturo.

En la sfero de la travivo, ĉiu homo estas fundamento de sia mondo: persona, individua fundamento. La Homaro, kiel homa speco, estas la totala homa socio, kvazaŭ sfero homtuta. La kreanta Naturo estas la transcenda kaj mistera fundamento de ĉio, de ĉiuj estaĵoj, fundamento de l’Universo. Neniu natura estaĵo estas fundamento de si mem. Sekve, la homoj ne kreis sin, ĉar ili estas kreitaĵoj.

La strikte homa totala kaj nepra sfero estas la Homaro. Kie estas homo, tie estas la Homaro. Neniu homo povas foriri el Homaro. Nacioj, popoloj, rasoj, religiaj grupoj, klasoj, ĉiaspecaj partioj, ktp., ne povas esti la homa tutaĵo, ne povas esti homaj sferoj. Ili estas nur homaj sektoroj; ja normale estimindaj, kondiĉe ke ili ne interdisputu, ne interbatalu por superregado aŭ por altrudi al iu ajn alia homa sektoro.

Konsekvence, ĉiu(j) homo(j) kaj ĉiuj homaj sektoroj devas centriĝi, akorde kaj frate, ene de la Homaro kaj ne devas fali en etnocentrismon, eklezicentrismon aŭ iun ajn grupanismon. Tio estas sektorismo, kvazaŭ sektismo, ĉar tiaokaze ili decentriĝas, preferas malorde la parton al la tuto, tipa karaterizaĵo de ĉiaj idolismoj, de ĉiaj fanatikoj.

* * *

Post nia rigardo al la tri fundamentoj de la homa vivo, etendu nun nian rigardon ne nur al la diritaj fundamentaj realoj, sed al la tuta realo de la homa ekzisto:

Kvin sferoj konstituas por ni, homoj, la tutan realon. 1a Ĉiu konkreta homo. 2a La Homaro. 3a Tero kaj Vivo. 4a La Sunsistemo. 5a La Universo.

Imanenta kaj transcenda al tiuj ĉi kvin sferoj estas la kreanta Naturo.

Ĉio en la Universo estas ligita kun ĉio. Tiu ĉi universala ligo, interligeco, estas la pulso de l’Universo. Kiam oni komprenas kaj konscie sentas tian ligon, tio estas re-ligo, religeco, kosma solidareco. Alivorte: kore racia kaj libera universala religio, celante kaj esperante la bonon de ĉiu kaj de ĉiuj, la veran kaj adorindan Bonon.

Jesuo Raposo Mondcivitano

Página 9 del original
Página 9 del original

[BILDO p.9] Nigrablanka foto de Thomas Mann: maljuna viro en kompleto kun kravato, kun deflanka rigardo. Apudskribo: «Thomas Mann».

Thomas Mann

[BILDO p.9] Desegnaĵo de akrigita krajono, horizontale, meze de la paĝo.

«La Magia Monto», de Thomas Mann, kaj Esperanto.


La juna inĝeniero Hans Castorp, la ĉefa persono de la romano «La Magia Monto», de Thomas Mann (1875-1955), kiam en la «Berghof» faris intimajn konsiderojn pri la okupoj de la aliaj pensionanoj, observis ke kelkaj el la gastoj de la sanatorio studadis Esperanton kaj ke ili ŝatas paroli ĝin ĉetable. Hans Castorp rigardadis ilin kun serioza mieno, sed pensante ke ili ne estas tamen, la plej malbonaj.

La inĝeniero faris la komparon kun tiuj kiuj dediĉis sian tempon al la fotografio ; aŭ intencis desegni kun la okuloj kovritaj; aŭ faris ermit-ludojn (puzloj) ; k.c.

Sendube Hans Castorp en tiu momento ne rememoris la malfacilaĵojn kiujn li suferis dum sia longa interparolado kun Madame Chauchat kiam ambaŭ babilis parte germane kaj parte france. La konversacio komencis kiam la junulo petis de ŝi krajonon. Je la fino de la dialogo, kiam la bela ruslandino eliris el la salono, ŝi diris al li : «Ne forgesu redoni al mi la krajonon !»

Tiu peto de la alloga orientanino estis trafa ponto por viziti la ĉambron de Mme. Chauchaut. Oni ne scias ĉu tiu vizito, krom la redono de la krajono, kiu ne estis uzita de H. C. por desegni, permesis al la paro frandi amoran nokton, iun 29an de februaro. La aŭtoro de la rakonto silentas pri tiu tikla punkto.

La enhavo de la romano okazas antaŭ la komenco de la unua mondmilito, dum la lastaj epizodoj de la belepoko, en la jaroj de la unuaj Universalaj Kongresoj, kies influo falis milde super la multdiversa lingvetoso de la svisa tuberkulozsanatorio.

Dum la longa dialogo H.C. bedaŭris ne sufiĉe bone esti kapabla paroli france. La bela ruslandino uzis prefere tiun-ĉi lingvon, kiel estis ofta kutimo en tiu epoko inter kleraj geruslandanoj.

Ĉe tiu-ĉi punkto, mi volas iom fantazii, iom revi, eĉ iom deliri. Mi nur supozas ke Hans Castorp ankaŭ estis allogita de la efluvoj alvenintaj el la unuaj Universalaj Kongresoj – samkiel kelkaj pensionuloj – kaj, ke tio ankaŭ estis okazinta al Mme. Chauchaut. Tiel ambaŭ estus uzintaj Esperanton dum sia dialogo kaj en la ebla ne-ebla amora nokto travivita de ili.

Tiam, la romano estus estinta pli bela, pli interesa, sub miaj miopaj okuloj !

Santiago Miquel Planas

[REKLAMO p.9] En kadro kun ombro:

KONGRESAJ VIDEOKASEDOJ

Pro la konstantaj petoj de la partoprenintoj en la «7-a Internacia Esperanto-Kongreso», okazinta en Valencio, ekde la 8-a ĝis la 13-a de julio 1997, Grupo Esperanto de Valencia pretigas videokasedojn, kun la plej gravaj kaj interesaj programeroj. La kosto de ĉiu unuopa video estas 2.500 pesetoj, kio inkluzivas sendokoston. La elekteblecoj estas:

1.- Prelegoj: M. Fernández, Fighiera, Barbara, Urueña, Zvara, Casquero,Heras, ktp. 2.- Artaj prezentadoj: Aragón, korusoj, polaj infanoj, solistoj, folkloro, ktp. 3.- Oficialaj kunvenoj: Asembleoj, HEF-kunveno, Ronda Tablo, Urbodomo. 4.- Diversaj: Paella, Diservo, premioj, omaĝoj, Malfermo , Fermo, ktp.

MENDU ILIN JAM

Página 10 del original
Página 10 del original

[BILDO p.10] Desegnaĵo de satelita ricevantena telero sur tripieda stativo, supre maldekstre.

POLA RADIO INFORMAS

De la 26-a de oktobro 1997 la E-Redakcio de Pola Radio komencos aŭdigi iajn E-elsendojn je la jenaj horoj kaj frekvencoj: (la horoj estas indikitaj laŭ la vintra mezeŭropa tempo)

06.30 h. – per satelito 15.30 h. – 41,18 m (7285 kHz); 41,99 (7145 kHz); 50.00 (6000 kHz)+ SAT 20.00 h. – 41,18 m (7285 kHz); 49,22 (6095 kHz); + SAT 22.30 h. – 41,27 m (7270 kHz); 49,22 m (6095 kHz); 49,71 (6035 kHz)

La elsendohoroj laŭ la monda tempo estas jenaj: 05.30; 14.30; 19.00; 21.30

Kompare kun la antaŭa (somera) periodo – laŭ la postuloj de la E-Redakcio – aldoniĝis unu plia frekvenco je la 20-a h. Ni esperu, ke tio plibonigos la akceptadon de ĉi tiu elsendo, kiun ĝis nun oni plej ofte kaptas per satelitaj riceviloj.

La redaktorojn de E-gazetoj kaj informiloj ni petas diskonigi la informon kune kun nia adreso:

«Pola Radio, Esperanto-Redakcio, 00-977 Varsovio, P.f. – 46, Pollando»

Ĉe kiu oni povas ricevi la presitan informilon «Parolas Varsovio n-ro4» kun aktualaj informoj pri la elsendoj, programo, ktp.

En la kadra programo oni ne antaŭvidas ŝanĝojn, la ĉefaj konstantaj programeroj restos kaj estos aŭdigataj je la samaj horoj kaj en la samaj tagoj, kiel ĝis nun.

Se iu volas ricevi, tiu povas mendi la ret-eldonon de «Parolas Varsovio n-ro 4», kiu estos preta ĝis la proksima lundo (20.10.1997).

Mi deziras al vi bonan aŭdeblecon post la 25-a de oktobro kaj mi esperas, ke la interesiĝo pri niaj E-elsendoj en la vintra periodo kreskos.

Andrzej Pettyn, estro de la E-Redakcio de Pola Radio

Ankaŭ de la 20-a de oktobro 1997 Pola Radio ĉiutage aŭdigas 4-minutan programeron en E-o per la reto (Internet). Ĉi tiu nova iniciato ebligas la aŭskultadon de ĉi tiu E-informservo en la tuta mondo je kioma ajn horo tage aŭ nokte. Ili petas vaste diskonigi la novan iniciaton. De la reagoj de iliaj ret-aŭskultantoj dependos, ĉu de la 1-a de januaro 1988 – komenciĝos aŭ ne plena duonhora radioelsendo de Pola Radio en E-o pere de la reto.

La adreso de la reta 4-minuta radioelsendo en E-o estas jena:

http://www.wrn.org/stations/poland.html

* * *

Eble de nia pozitiva reago dependas la sukceso de tiu projekto grava por la esperantistaro.

Página 11 del original
Página 11 del original

NI HELPU SAMUEL ABEDOWALE-n

Nia samideano Hans Bakker, kunlaboranto de UEA pri Esperanto en Afriko, sendis al ni mesaĝon, en kiu informas nin pri la restado de la nigeria esperantisto, princo Samuel Abedowale, en Melilla kiel rifuĝinto. Tie li petas politikan azilon, sed bedaŭrinde ĝis nun li ne atingis ĝin, ĉar hispanaj aŭtoritatuloj diras ke jam ne oni donas politikan azilon al nigerianoj.

Ni ricevis informojn de Internacia Amnestio, apogante Samuel, kaj informante nin ke Samuel estas studento, kiu ene de sia lando daŭre kaj kuraĝe batalas por demokratio, kaj kunlabore kun tiu internacia asocio. Pro tio li estis torturita kaj devis fuĝi de Nigerio, kie li povus esti mortigita. Pro la torturoj ricevitaj, li devis resti longe en hospitalo en Malio, kaj de tie, dank’ al la helpo de homanarismaj asocioj de Algerio, li sukcesis vojaĝi ĝis Melilla, kie li nuntempe atendas la azilpermeson, kio ŝajnas estas komplike por li.

Samuel tute ne povas reveni en Nigerion, ĉar tio estus por li granda danĝero. Ni ne povas tion ignori, kaj kiel homoj kaj kiel esperantistoj ni devas apogi lin. Jam nome de Hispana Esperanto Federacio kaj de Grupo Esperanto de Valencia oni sendis faksojn kaj apogleterojn al li, al Ruĝa Kruco de Melilla, kaj al la Ĝenerala Direktoro de la Polico en Melilla, por faciligi kaj rapidigi la demarŝojn.

Ni petas la hispanan kaj internacian esperantistaron (hispanoj en la hispana lingvo) sendi apogleterojn al li, kaj eble tiel pli efike li povus ricevi la azilpermeson, kaj ankaŭ tio povas esti almenaŭ morala apogo por li dum la atendado en Melilla, kaj ke li konstatu ke li ne estas sola en nia lando.

Lia nomo kaj adreso estas: Samuel Abedowale Carretera Alfonso XIII, s/n «Granja Agrícola» 52004 Melilla Fakso: + 34 (9) 5 2684558

LA 57-A HISPANA ESPERANTO-KONGRESO OKAZOS EN VALLADOLID

HEF Informas nin ke la 57-a Hispana Kongreso de Esperanto okazos ekde la 1-a ĝis la 3-a de majo (la «ponto» de la 1-a de majo) 1998, en la belega kaj historia urbo Valladolid.

Tio estas tre agrabla kaj surpriziga novaĵo, kaj ni esperas ke valenciaj esperantistoj, kiel okazas tradicie en tiuj kongresoj, partoprenos amase.

Ni dankas kaj gratulas la organizantojn, Luis Hernández, kaj María Rafaela Urueña pro tiu agrabla novaĵo, kaj deziras al ili sukceson, kion certe oni atingos.

[BILDO p.11] Gravuraĵo (nigrablanka desegnaĵo) de granda historia konstruaĵo de Valladolid: renesanca fasado kun turoj, kupolo, kaj statuo sur alta piedestalo antaŭ ĝi.

Página 12 del original
Página 12 del original

ĈARTO DE LA EŬROPA IDENTECO

[BILDO p.12] Desegnaĵo de duone volvita pergamena rulaĵo kun pendanta sigelo kun rubandoj.

Decidita en Lübeck la 28-an de oktobro 1995 de la 41-a orda kongreso de Europa-Union Deutschland

[BILDO p.12] Ornama linio: du krucaj sagoformaj strekoj sub la teksto.

EŬROPO KIEL PROSORTA KOMUNUMO

Eŭropo estas prosorta komunumo.

La Eŭropa civiliza procezo, kia ĝi estis iniciatita de niaj prapatroj kaj ni, kondukis nin al evoluŝtupo, sur kiu ĉiuj interdependas.

Tiun komunan sorton ni povas aktive kunformi aŭ pasive elteni.

La konservado de la paco, la protektado de nia vivmedio kaj la organizado de digna vivo por ĉiuj postulas komunan politikon. Unuigi Eŭropon signifas doni la respondon al la historia defio de la nuntempo kaj la suferplenaj spertoj de la pasinteco.

Ĉiu eŭropano estas alvokata, respondece kunlabori en la konstruo de Eŭropa packomunumo.

EŬROPO KIEL PROVALORA KOMUNUMO

Eŭropo estas antaŭ ĉio provalora komunumo. La celo de la Eŭropa unuiĝa verko estas la konservado, la konsciigo, la kritika ekzamenado kaj la pluevoluigo de tiuj valoroj. Ili baziĝas sur komuna juro, en kiu la libereco de la individuo kaj la respondeco al la komunumo trovis esprimon. La Eŭropaj bazaj valoroj situas en la konfeso de toleremo, humaneco kaj frateco.

Konstruante sur la historiaj radikoj de la antikveco kaj de la kristanismo, Eŭropo dum sia historio pluevoluigis la tradiciajn valorojn per la renesanco, la humanismo kaj la racionalismo. Tio kondukis al demokratia ordo, al la ĝenerala respektado de la bazaj kaj homaj rajtoj kaj al la konstitucieco.

La kulturaj kaj artaj kreaĵoj estiĝintaj en fekunda interefiko, la malkovro de la naturaj leĝoj kaj ilia apliko por la bono de la homoj, la kritika pensado en ekkono kaj, juĝado, efikis ke la homoj povas pace kunvivi kaj kunlabori, en libera decido pri si mem kaj sen mizero. Eŭropo disvastigis tiujn valorojn en la tuta mondo. Tiel nia kontinento fariĝis patrino de revolucioj en la moderna mondo.

Eŭropo foje kaj refoje pridubigis siajn proprajn valorojn kaj pekis kontraŭ ili. Post erao de senbrida naciismo, de imperiismo kaj de totalismo la eŭropanoj komencis fari liberecon, justecon kaj demokration principoj de siaj interŝtataj rilatoj. Tio malfermis la vojon al paca kaj libereca estonteco en Eŭropo. La divido de nia kontinento malhelpis, ke ĉiuj ŝtatoj de Eŭropo povu partopreni en tio.

La plureco de la Eŭropa evolua procezo kaj la neceso de kreiva formado de nia komuna estonteco postulas federacian strukturon de nia interŝtata ordo, en kiu povas ekesti sento de Eŭropa komuneco kaj per tio komuna konscio de Eŭropa identeco.

Página 13 del original
Página 13 del original

La Eŭropa identeco postulas la liberan interŝanĝon de personoj kaj ideoj kaj trovas esprimiĝon en la komuna protekto de niaj valoroj. Gravaj paŝoj tien estas la konvencio de la homaj rajtoj kaj bazaj liberecoj de 1950, la komunuma ĉarto de la bazaj socialaj rajtoj de 1989 kaj la kreado de Eŭrop-Unia civitaneco.

La demokratio en la Eŭropa Unio devas fariĝi spertebla por la civitanoj.

EŬROPO KIEL VIVOKOMUNUMO

Por ke la Eŭropa Unio fariĝu Eŭropo de la civitanoj, ĝi devas pluevolui al spertebla vivkomunumo. La civitano devas ricevi eblecon pli forte kunlabori en la Eŭropa unuiĝa procezo. Pro tio oni fortigu la demokratiajn kaj federaciajn strukturojn kaj igu la unuopajn decidmekanismojn kaj politikajn kampojn pli travideblaj. Ĉe gravaj reformaj projektoj necesas ĝustatempe informi ĉiujn civitanojn kaj partoprenigi ilin en publikaj diskutoj.

La Eŭropa Unio por tio bezonas klaran kaj kompreneblan konstitucion, en kiu rajtoj kaj devoj de la civitanoj kaj de la membro-ŝtatoj estas senambigue difinitaj, la taskoj kaj funkcioj de la organoj klare priskribitaj, kaj kiu ebligas al ĉiuj alproprigi al si la bazajn valorojn de la komuna Eŭropo.

Eŭropo bezonas kulturan kaj klerigan politikon en la Unio kaj en la membro-ŝtatoj, kiu favoras la Eŭropan identecon. Tia politiko konsciigu la komunajn radikojn kaj valorojn kaj la plurecon de Eŭropo. Celo devas esti elformi toleremon al aliaj homoj kaj kulturoj, konvinki la gecivitanojn pri la Eŭropa ideo kaj kapabligi ilin al kunlaboro pri la Eŭropa unuiĝo. La interkompreniĝon necesas progresigi per la lernado de fremdaj lingvoj jam en la antaŭ-lerneja aĝo.

[BILDO p.13] Malgranda linidesegnaĵo: du nigraj homfiguretoj flank-al-flanke, super ili strekoj kaj punktoj kvazaŭ radioj aŭ paĝo.

En komuna Eŭropo necesas tiel pluevoluigi la unian civitanecon, ke ĉiuj gecivitanoj en ĉiuj membro-ŝtatoj havu samajn rajtojn kaj devojn.

EŬROPO KIEL EKOMOMIA KAJ SOCIALA KOMUNUMO: EKONOMIO, SOCIALECO, VIVMEDIO

[BILDO p.13] Desegnaĵo de monsako kun ligita kolo, apud kiu staras malhela vertikala formo.

Post du suferplenaj mondmilitoj Eŭropo kaptis la ŝancon de ĝisfunde nova politiko.

La unua paŝo estis la fondo de la Karba kaj Ŝtala Unio fare de ses ŝtatoj, kiu submetis la milite plej gravajn bazmaterialajn industriojn al komuna aŭtoritato. Surbaze de tio evoluis la Eŭropa Ekonomia Komunumo kaj fine la Eŭropa Unio. Tio kondukis al interna paco de la membro-ŝtatoj kaj al prospero, kiajn ankoraŭ neniu generacio en Eŭropo povis sperti.

Dolora tamen estis la disigo de Eŭropo. La sistemo reganta la orienton dum duona jarcento fine pereis pro siaj internaj kontraŭdiroj, ankaŭ ĉar ekonomia libereco kaj individua kaj entreprena respondeco tie ne estis eblaj.

La ekonomio fariĝis motoro de la Eŭropa unuiĝo. Malgraŭ grandaj sukcesoj, mankoj aktuale estas videblaj. Ekonomia sukceso ne estas sufiĉa bazo por Eŭropa identeco. Ekonomio estas por la homoj. La sociala orientiĝo de la ekonomio devas esti rimarkebla.

Al la Eŭropa identeco apartenas modela sociala komunumo, kondukanta al solidara disdivido de taskoj, rimedoj kaj prospero inter ĉiuj partoj de Eŭropo. Prioritata celo en la Eŭropa Unio estas la forigo de senlaboreco.

La imposta sistemo devas esti travidebla, komprenebla kaj homogena en la Unio.

La protekto de nia vivmedio kaj la konservado de la naturo kaj per tio la sekurigo de la komuna vivospaco fariĝis centra tasko de Eŭropo. Eŭropo – kie komenciĝis la industria revolucio – devas agi modele en la vivmedia politiko kaj fari iniciatojn,por ke per tutmonda kunagado la tero restu vivinda ankaŭ por niaj idoj.

Página 14 del original
Página 14 del original

EŬROPO KIEL RESPONDEC-KOMUNUMO

En la hodiaŭa monda socio, en kiu ni ĉiuj fariĝis interdependaj, la Eŭropa Unio portas apartan respondecon. Nia kontinento estas ekonomie kaj politike intime ligita kun multaj regionoj de la mondo. Konfliktoj kaj krizoj interne kaj ekstere de Eŭropo egale minacas ĉiujn Eŭropajn ŝtatojn kaj civitanojn. Nur kunagema, solidara kaj unuiĝinta Eŭropo povas efike helpi al la solvado de problemoj en la mondo. Interkontraŭecoj en la Eŭropa politiko ne konformas al la respondeco kaj povas konduki nur al kaoso.

Tutmonda respondeco havas diversajn dimensiojn. Ĝi signifas kunagadon en la prevento de konfliktoj kaj arbitraciado en la komuna ekstera kaj sekureca politikoj. Sed ĝi inkludas ankaŭ komerc-politike kaj ekologie justan kaj helpeman agadon rilate al aliaj mondaj regionoj.

Per sia paca integriĝo kaj siaj valoroj, la Eŭropa Unio estu modelo. Al tio apartenas precipe la protektado de la homaj rajtoj kaj de la minoritatoj. Tiel Eŭropo sukcesos konservi ankaŭ sian propran heredaĵon.

Estas en la intereso de la Eŭropa Unio, malfermi al la ŝtatoj mez- kaj orient-eŭropaj, kiuj konfesas komunan Eŭropon kaj ĝiajn valorojn, la vojon en la Union kaj subteni iliajn aliĝklopodojn. Kadre de la Unuiĝintaj Nacioj la Eŭropa Unio devas transpreni pli grandan respondecon por la paca evoluo de la mondo kaj unuvoĉe paroli en la mondo.

SURVOJE AL EŬROPA IDENTECO

Por ke el tiuj celoj kaj konvinka praktika politiko povu kreski la Eŭropa identeco, ni, kadre de la Eŭropa Unio taksas nepraj:

  • koncizan kaj kompreneblan konstitucion de la Eŭropa Unio, garantiantan la komunan federacian ordon kaj devigan katalogon de la komunaj bazaj kaj homaj rajtoj kaj de socialaj rajtoj, kaj prezentotan por akcepto al la civitanoj de la Eŭropa Unio;
  • ian plian elformadon de la Unia civitaneco;
  • komunajn ekonomian, valutan, socialan kaj vivmedian politikojn, kies plej alta celo devas esti la kreado de laboro por ĉiuj, kaj kiu protektas nian teron kontraŭ plua detruo de la vivmedio;
  • kultur- kaj klerig-politiko de la Eŭropa Unio kaj de la membro-ŝtatoj, kiu peras unuecon en plureco kaj la komunajn valorojn al ĉiuj gecivitanoj. Eŭropano oni ne estas pro naskiĝo, sed fariĝas per kleriĝo;
  • progresigon de plurlingveco. Ĉiuj eŭropanoj devas laŭeble frue lerni fremdajn lingvojn. Necesas ke la Uniaj civitanoj povu interkompreniĝi.
  • deklaracion de la politikaj celoj, al kiuj strebas la Eŭropa Unio. Sen damaĝi la multforman heredaĵon, la Eŭropa Unio devas fari komunan politikon en la mondo.

Libereco, paco, homa digno, egalrajteco kaj socia justeco estas niaj plej altaj bonoj. Por ilin sekurigi kaj pluevoluigi, Eŭropo bezonas morale konvinkan politikan formon kaj solidarecan politikon, kiu fortigas la Eŭropan senton pri komuneco, igas la Eŭropan Union kredinda, kaj je kiu povas fieri ni eŭropanoj. Kiam tio estos atingita, tiam ekzistos ankaŭ pli forta Eŭropa identeco.

Pri la estiĝo de la ĉarto:

Instigita de la poeto-prezidanto de la Ĉeña Respubliko Vaclav Havel, kiu la 8-an de marto 1994 en sia parolado antaŭ la Eŭropa Parlamento en Strasburgo postulis ĉarton de Eŭropa identeco,

[BILDO p.14] Linidesegnaĵo de du homfiguroj, kiuj premas al si la manojn.

(Opinioj pri ĉi tiu ĉarto estas bonvenaj.)

Página 15 del original
Página 15 del original

LITERATURA PREMIO “FRANCISCO MÁÑEZ”

[BILDO p.15] Desegnaĵo de granda pokalo kun du teniloj sur piedestalo kun malplena plakedo; la titolo «LITERATURA PREMIO “FRANCISCO MÁÑEZ”» estas presita oblikve kaj ombroliterite trans la desegnaĵo.

La juĝantaro de la Literatura Premio “Francisco Máñez”, organizita de Ateneo “La Alianza” de Cheste kune kun la lokaj esperantistoj, decidis ne doni la premion al unusola verko, sed aljuĝi tri menciojn :

A- Verko de Antonio Marco Botella (Hispanio) : “Kronikoj pri Cheste esperantista”. 100.000 pesetojn. B- Verko de Kurisu Kei (Japanio) :”Rakonto iom longa pri leteroj”. 75.000 pesetojn. C- Verko de Sabira Stalhberg (Bulgario) : “Konkoj en mia poŝo”. 75.000 pesetojn.

UNIVERSALA KONGRESO EN MONTPELLIER

[BILDO p.15] La titolo «UNIVERSALA KONGRESO EN MONTPELLIER» en larĝaj ombroliteroj, ene de maldika rektangula kadro.

Kiel sciate, venontjare la UK okazos en la bela franca urbo Montpellier, kiu situas tre proksime de la franca-hispana landlimo. Multaj hispanoj certe partoprenos, kaj profitos la okazon ĉeesti la UK-n dank’al la granda proksimeco. Ĉar la kongreskotizoj de la UK post la 31-a de decembro multe kreskos, ni rekomendas tujan aliĝon, por eviti pli altan pagon. Tiucele, eblas sendi la kongreskotizojn kaj aliĝilojn rekte al la Centra Oficejo de HEF en Madrido. Oni studas la eblecon organizi karavanon, por tiuj kiuj deziras vojaĝi grupe. Sed tio estas tute aparta afero de la kongreskotizo.

NE PERDU LA OKAZON KONGRESUMI EN MONTPELLIER ! !

[BILDO p.15] Tre kontrasta nigra-blanka foto: du homoj — unu pli malalta, unu pli alta kun longa hararo — marŝas flank-al-flanke sur klara, senherba grundo; dekstre densa arbo aŭ arbustaro, funde malhela, granulita areo kaj kelkaj neklaraj formoj ĉe la horizonto. Sen apudskribo.

31-a INTERNACIA INFANA KONGRESETO

Paralele kun la Universala Kongreso, okazos en la urbo Sommieres, 30 km. for de Montpellier, la 31-a Internacia Infana Kongreseto, organizita kiel kutime de S-ro Christopher Fettes. Se vi konas infanon kiu deziras partopreni, petu informojn al nia asocio. Rememoru ke la kotizo plialtiĝos post la 31-a de decembro.

Página 16 del original
Página 16 del original

[BILDO p.16] Faksimilo de oficiala letero de la Valencia Urbodomo, plenpaĝa. Supre dekstre la blazono de la urbo kaj la surskribo «AJUNTAMENT DE VALENCIA»; maldekstre la dulingva (kataluna/hispana) kaplinio de la formularo. Sube la subskribo kaj ronda stampo, kaj maldekstre rektangula registra stampo. La teksto de la letero estas jena:

Data / Fecha22/1097

Ref. — C.P./f.f.

ACCION CULTURAL

Servici / Servicio– Jefatura –

Secció / Sección — – – – – – – – –

Negociat / Negociado

ASSUMPTE / ASUNTO

Remitiendo escrito de su interés.

Destinatari (ària) / Destinatario (a)

D°. AUGUSTO CASQUERO

  • Secretario Grupo Esperanto de Valencia – GRAN VIA FDO. EL CATOLICO, 45 – 3ª. 46008 – VALENCIA –

[BILDO p.16] Rektangula registra stampo kun la teksto «SERVICI D’ACC[nelegebla] CULTURAL», ene kadro kun la dato «2[nelegebla] OCT 1997», kaj sube «Nº» kun la permana surskribo «C.P./f.f.» [?] kaj «UNITAT» kun la permana surskribo «Jefatura».

Valencia, a 22 de Octubre de 1.997.

Estimado Sr.:

Por la presente, le comunico con satisfacción la aceptación de la sugerencia de que D°. Florentino Lozano Arroyo, colabore con la Sección de Bibliotecas, dependiente de este Servicio de Acción Cultural, en la catalogación de los fondos bibliográficos en Esperanto con que cuenta la Biblioteca Municipal.

Coincidimos plenamente en la importancia que tiene el hecho de organizar dichos fondos y ofertalos a los usuarios, máxime cuanto que la lengua en que están escritos, fue ideada por Zamenhof precisamente para aproximar a los pueblos y hermanar a los hombres; propósito en el que creo militará cualquier hombre de bien.

Debo reseñar que se tratará, por tanto, de una mera colaboración del Grupo Esperanto de Valencia con este Ayuntamiento, sin que, en nungún caso, pueda generarse a partir de ella relación contractual o administrativa de carácter alguno. Ello, no obstante, una vez ejecutada la catalogación no existirá inconveniente en facilitar al Grupo Esperanto la relación o base de datos de las obras existentes, en el formato o soporte que se considere más conveniente.

Sin otro particular, reciba un cordial saludo.

EL JEFE DEL SERVICIO DE ACCION CULTURAL,

[BILDO p.16] Ampleksa permana subskribo trans la subskriblinio, kaj dekstre parte legebla ronda stampo de la urbodomo.

Fdo.: Carlos A. Precioso Estiguín.

P.D.: Ruego que, a los efectos, se pongan en contacto con Dª. Carmen Gómez-Senent, encargada de la Biblioteca Municipal de Valencia.

Página 17 del original
Página 17 del original

[BILDO p.17] Plenpaĝa faksimilo de la oficiala aliĝilo al la 83-a Universala Kongreso de Esperanto. Supre dekstre la kongresa emblemo: stilizita desegnaĵo de arkadaj konstruaĵoj kun leviĝanta suno kaj radioj, stelo, vinberaro kaj ondolinioj, kun la surskriboj «MONTPELLIER / 01 – 08 aŭgusto 1998» kaj «83-a Universala Kongreso de Esperanto». La teksto de la aliĝilo estas jena:

ALIĜILO

MONTPELIERO

Konstanta adreso: 83-a UK de Esperanto Nieuwe Binnenweg 176 3015 BJ Rotterdam, Nederlando Aliĝadreso por francoj: Unuiĝo Franca por Esperanto 4bis, rue de la Cerisaie 75004 Paris, Francio

Kongresa numero: [malplena kadro]

ĈIU ALIĜANTO UZU APARTAN ALIĜILON, FOTOKOPION AŬ SAMFORMATAN PAPERON – BONVOLU TAJPI AŬ SKRIBI PRESLITERE. LAŬBEZONE METU KRUCON EN LA KONCERNAJN KVADRATETOJN.

FAMILIA NOMO …………………………………………………………………………………………… VIRO/VIRINO (por alfabeta ordigo) (forstreku unu)

PERSONA(J) NOMO(J) ……………………………………………. UEA-KODO ____________ – ___

ADRESO (nacilingve en latinaj literoj kun poŝtkodo) ……………………………………………………………………………

……………………………………………………………………………………………………………………………………………

LANDO ………………………………………….. TEL. N-RO (kun prefikso) …………………………………….

PROFESIO / FAKO………………………………………………………………………………………………………………………..

ŜATOKUPO ………………………………………………… NASKIĜDATO ……………………………………………….

Mi aliĝas al la Kongreso laŭ la kondiĉoj presitaj sur la dorsa flanko;

☐ mi sendas ĉi tiun aliĝilon al mia landa peranto kaj samtempe pagas al tiu. ☐ mi sendas ĉi tiun aliĝilon al la CO en Roterdamo kaj pagas laŭ suba specifo: ☐ al ABN-Amro-konto n-ro 42.69.01.444 en la nomo de la UK (aldonante 15 gld.). ☐ al ĝiro-konto n-ro 627337 Den Haag (aldonante 15 gld.; por nederlandanoj sen kostoj). ☐ per eŭroĉeko/poŝtmandato al la adreso de la UK en Roterdamo. ☐ per ĉeko favore al UK de Esperanto (aldonante 21 gld.). ☐ per Visa/Amex/Mastercard n-ro ……………………………………………….. valida ĝis ………… . ☐ al la poŝtĉekkonto de UEA en ……………………………………………(Belgio 000-1631831-97; Germanio 3182 91 509 BLZ 370 100 50 Köln; Svedio 74374-0; Svislando 12-2310-0 Genève). ☐ el mia UEA-konto, kie estas sufiĉa kredito (bonvolu debeti tie). ☐ mi ne volas ke mia adreso aperu en la Kongresa Libro.

Mi legis, komprenas kaj akceptas la kondiĉojn presitajn dorsflanke sur ĉi tiu aliĝilo.

DATO ……………………………………………………………. SUBSKRIBO ……………………………………………………

Por uzo de la administracio / peranto:

uea-membro en kategorio/jaro ………………………

spezfolio n-ro: ……………………………………………

konfirmo de peranto: …….

PAGO EN CO | KONFIRMO

notoj

KOTIZO (vidu dorse) …………………. BLINDULA KASO …………………. DONACO AL KONGRESO …………………. FONDAĴO CANUTO …………………. INFANA KONGRESETO …………………. TRIAMONDA FONDAĴO …………………. VOLONTULA FONDAĴO …………………. KOSTOJ (15/21 gld.) …………………. ENTUTE (en guldenoj) ____________

Se vi aliĝas kiel kunulo, bv. ĉi tie indiki la nomon/kodon de la ĉefaliĝinto: ………………………………………………

Se vi aliĝas kiel handikapulo, ĉu UEA jam havas atestilon? jes / mi kunsendas (forstreku unu)

Se vi aliĝas senpage, bv. skribi ĉi tie la kialon (vidu dorse): ………………………………………………….

Página 18 del original
Página 18 del original

[BILDO p.18] Faksimilo de la dorsa flanko de la aliĝilo al la 83-a Universala Kongreso, kun la kotiztabelo kaj la kongresaj kondiĉoj. La teksto estas jena:

La kotizoj varias depende de la loĝlando de la aliĝanto, laŭ la jena grupigo:

A: Ĉiuj landoj escepte de tiuj menciitaj ĉi-sekve sub B;

B: Iamaj socialismaj landoj de orienta Eŭropo; ĉiuj landoj de Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Resp.), Afriko kaj Latina Ameriko.

La kotizoj estas pagendaj al la konstanta adreso aŭ al landa peranto (vidu liston en la Unua Bulteno).

La CO en Roterdamo akceptas aliĝilojn ĝis la 15-a de junio 1998.

POR ELEKTI LA ĜUSTAN KOTIZON BV. ATENTE LEGI LA ĈI-PAĜAJN KLARIGOJN.

KONGRESKOTIZOJ VALIDAJ:
(ĉiuj en nederlandaj guldenoj)
ĝis 97 12 31
1-a periodo
ĝis 98 03 31
2-a periodo
ekde 98 04 01
3-a periodo
Aliĝkategorio A B A B A B
1. ne individua membro de UEA 280 212 350 265 420 318
2. individua membro de UEA (ne inkluzivas MG): 225 170 280 212 340 255
3. kunulo / junulo / handikapulo, ne individua membro de UEA: 170 128 212 160 255 192
4. komitatano/kunulo/junulo/handikapulo, mem individua membro de UEA 112 85 140 106 168 128

DIFINOJ

Individua membro de UEA: Dumviva Membro (DM), Membro kun Jarlibro (MJ aŭ MJ-T), Membro-Abonanto (MA aŭ MA-T). Ne temas pri Aligitaj Membroj kaj ne inkluzivas Membrojn kun Gvidlibro (MG).

Komitatano: Tiu, kiu estas membro aŭ observanto en la Komitato de UEA en la momento de aliĝo.

Kunulo: Tiu, kiu loĝas samadrese kun la ĉefaliĝinto. Ĉefaliĝinto oni konsideras personon kiu pagas kotizon en kategorio 1 aŭ 2.

Junulo: Tiu, kiu naskiĝis inter 68 01 01 kaj 77 12 31 (inkluzive). Oni nepre notu la naskiĝdaton sur la aliĝilo.

Handikapulo: Tiu, kies handikapo postulas akompananton, kaj kiu pruvis tion per kuracista aŭ simila atestilo.

Senpage aliĝas: – infanoj kaj gejunuloj naskiĝintaj post 77 12 31; – nemalhaveblaj akompanantoj de handikapuloj.

La kotizo ne estas repagebla, senkonsidere ĉu la aliĝinto ne povas partopreni la Kongreson pro propra volo aŭ pro iu ajn ekstera kaŭzo, eĉ se la Kongreso ne okazas, aŭ okazas en alia urbo.

La kotizo ne inkluzivas loĝadon, ekskursojn, bankedon kaj eventuale aliajn aparte pagendajn aferojn pri kiuj informoj kaj mendiloj aperas en la Dua Bulteno. La kotizo inkluzivas nenian asekuron.

Kongresaneco ne estas transdonebla al alia persono.

Por la limdatoj kaj aliaj kondiĉoj validas la dato de ricevo de la pago en la CO aŭ ĉe peranto. Aliĝilon sen kompleta pago oni ne traktos.

Kongresa Regularo (ekstrakto): “8. Kongresanoj devas fari nenion, kio kontraŭas la Kongresan Regularon, aŭ malutilas al la UK, kaj devas submetiĝi al la leĝoj de la lando, kie okazas la UK.”

Kiu subskribas ĉi tiun aliĝilon, konfirmas sian respekton por la Kongresa Regularo kaj la laŭstatuta neŭtraleco de UEA, kiu organizas kaj aŭspicias la Universalajn Kongresojn.

Se vi pagas al peranto, bonvolu sendi ankaŭ la aliĝilon al tiu. Se vi pagas rekte al konto de UEA, sendu la aliĝilon al Roterdamo.

Valencia Luno n.º 45 (enero de 1998)

Texto completo del número 45 de Valencia Luno, el boletín del Grupo de Esperanto de Valencia, de enero de 1998: 16 páginas transcritas del original.

Portada de Valencia Luno n.º 45, enero de 1998.
Portada de Valencia Luno n.º 45, enero de 1998.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1998_n45_jan

Qué tiene de especial este ejemplar

  • La tipografía del número carece de la letra ĥ y la sustituye por un glifo parecido a la ñ castellana: la página 4 imprime «la paroñestro» y la 6 «politika ñaoso», donde las palabras piden «paroĥestro» y «ĥaoso».
  • El orden del día de la asamblea (p. 3) salta del punto 6 al 8: en la lista impresa no hay punto 7.
  • El número se contradice sobre la nueva sede: la convocatoria de la asamblea del 4 de febrero de 1998 (p. 3) se hace en el local viejo, G.V. Fernando el Católico, 45, y lleva como punto 8 «Aĉeto de nova ejo kaj translokiĝo de la asocio», mientras que la cubierta, la página 2 («Grupo Esperanto de Valencia aĉetis sidejon») y la 12 dan la compra por hecha y anuncian la fiesta de inauguración en la avenida Peris y Valero, 96, para el 1 de marzo.
  • El boletín mezcla los sistemas para los acentos circunflejos: la página 16 imprime «Neregistaraj Organizajhoj» en sistema h dentro del mismo artículo en que escribe «organizaĵoj» con el diacrítico, y la firma de la página 14 da la dirección electrónica en sistema x, «jocxjo@arrakis.es».
  • Dos nombres propios salen mal impresos y dificultan su búsqueda: «Euhropa Unio» por Eŭropa Unio (p. 16) y, en la lista de organizaciones regionales de la Campaña 2000 de la UEA, «OASX» por la OEA (p. 11).
  • En la junta de Verda Rondeto (p. 8), todos los cargos van en esperanto —Prezidanto, Vicprezidanto, Kasisto— salvo el del secretario, impreso en castellano: «Secretario: Agustín Sánchez Castelló».
  • La figura borrosa que se ve en la parte superior de la página 13 no es una viñeta: es el dibujo y el título de la página 14, que transparentan a través del papel.

Qué hay en este número

p. Título Idioma Firma
1 NIA NOVA SIDEJO (kovrilpaĝo) epo
2 KOVRILPAĜO: epo
2 1997 GRAVA HISTORIA JARO epo La Estraro
3 VALENCIA ESPERANTO-GRUPO / JARA ORDINARA ASEMBLEO epo
3 [Ĉu vi jam pagis vian jaran kotizon…] / BANCAJA epo
4 ZAMENHOFA TAGO EN CHESTE epo
4 JAM PLI OL DEK MIL SUBSKRIBIS LA MANIFESTON DE PRAGO epo CO de UEA
4 JEN EGE INTERESA INFORMO epo Roland Rotsaert
5 Curso básico del idioma internacional spa
5 KURSO DE E-O EN LA UNIVERSITATO epo
6 PRI REFORMO DE LA GERMANA ORTOGRAFIO epo Dr. Rudolf Fischer
7 ESPERANTISTA TREZORO ĉe la URBA PUBLIKA BIBLIOTEKO epo
8 VERDA RONDETO epo
9 KAMPANJO 2000 epo Universala Esperanto Asocio (UEA)
12 NOVA SIDEJO DE GRUPO ESPERANTO DE VALENCIA epo
12 GRANDAN FESTON epo
12 VENONTAJ ARANĜOJ epo
13 9-a KONGRESO DE LA VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO KAJ MURCIO epo
14 NI MATEMATIKUMU epo Juan.
15 UNIVERSALA FORUMO DE UNESCO epo Miguel Gutiérrez, Redaktoro de Boletín
15 BALENAJ DIALEKTOJ epo Juan. (tradukita el revuo «Muy Interesante»)
15 INTERNACIA CSEH-METODA KURSO epo
16 MESAĜO DE LA PREZIDANTO DE UEA — Antaŭen al Ŝancoj kaj Defioj epo LEE Chong-Yeong

El boletín, entero

Página 1 del original
Página 1 del original

[BILDO p.1] Verda kapstria emblemo de la bulteno: maldekstre blanka desegnaĵo de la Turoj de Serranos de Valencio, apude granda blanka duonluno formanta la literon «C» de VALENCIA, sub ĝi la vorto LUNO kaj dekstre kvinpinta stelo konturita en blanko sur verda fono.

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

N-ro 45, januaro 1998

NIA NOVA SIDEJO

[BILDO p.1] Kolora foto de la nova sidejo: alta loĝdomo kun ses etaĝoj kaj balkonoj, ĉe stratangulo; antaŭ ĝi trotuaro kun senfoliaj arboj kaj parkumitaj aŭtoj.

Página 2 del original
Página 2 del original

[BILDO p.2] Malgranda nigra-blanka represo de la kapstria emblemo de la bulteno (Turoj de Serranos, duonluno-«C» de VALENCIA, la vorto LUNO kaj stelo).

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

Gran Vía Fernando el Católico, 45, 3ª 46008 VALENCIA .Tno: 3849616 C/c nº 0.017.830.370 Caja Postal, Plaza España (Valencia)

MEMBRAJ ASOCIOJ:

VALENCIA ESPERANTO-GRUPO Gran Vía Fernando el Católico, 45, 3ª 46008 VALENCIA Tno-fax: 3849616

GRUPO ESPERANTO DE ALICANTE C/ San Fernando, 39 03001 ALICANTE

ĈIAM ESPERANTO C/ General Primo de Rivera, 6 03360 CALLOSA DE SEGURA (Alicante)

LUMRADIO Casa de Cultura, Blasco Ibáñez, 8 46380 CHESTE (Valencia)

Asociación Juvenil «JUNA SUNO» Avda. de la Vega, 4-4º B 03300 ORIHUELA (Alicante)

VERDA RONDETO Paseo Morella, 2, Bajo 12004 CASTELLÓN

*********************

Redaktoro kaj kompostisto:

Augusto Casquero

NOTO: Pri la enhavo de la artikoloj respondecas la aŭtoroj mem.

Depósito legal V-1683-1983

N-ro 45, januaro 1998

KOVRILPAĜO:

La nova sidejo de Grupo Esperanto de Valencia, kie la asocio havos por ĉiam memstarecon, kaj dank’ al ĝia aĉeto, nia Grupo troviĝas inter la malmultaj E-o asocioj kun propra, ne luita, ejo.

**************

1997 GRAVA HISTORIA JARO

La jaro 1997 restos por ĉiam en la memoro de la valenciaj esperantistoj. En tiu jaro, krom multaj aliaj gravaj atingoj, okazis la «7-a Internacia E-o Kongreso» kaj «56-a Hispana Esperanto-Kongreso», kun 565 partoprenintoj el 18 landoj, kaj sub la Honora Prezidanteco de la Reĝino Sofía de Hispanio. Krome, unuafoje nialande, oni aprobis okazigi Kurson de E-o en la Universitato de Valencia, kun valoroj je 2 oficialaj kreditoj de «Libera Elekto», tio estas, kiel normala studobjekto de la universitata kariero. Cetere, en Castellón, okazis refondiĝo de la dum la milito malaperinta asocio «Verda Rondeto», dank’ al la geedzoj Francisco Conejero e Inés Comabella, kaj aliaj entuziasmaj samideanoj. S-ano Florentino Lozano, laŭ peto de la Direktorino de la Urba Publika Biblioteko de Valencio, finpretigis la slipojn de la ĉirkaŭ 850 e-aj libroj kiuj dum multaj jaroj estis perditaj en kelo, kaj ekde nun estos legeblaj aŭ konsulteblaj de esperantistoj kaj investigantoj pri Esperanto, Lingvistiko, ktp. Kaj, la Diamanto de la Krono: Grupo Esperanto de Valencia aĉetis sidejon, kie eblos multe, bone kaj sukcese labori por nia celo, disvastigi kaj instrui E-on.

Ni esperas ke la jaro 1998 estos tiel abunda en sukcesoj kiel 1997. Ni tion deziras al niaj membroj kaj legantoj.

La Estraro

Página 3 del original
Página 3 del original

VALENCIA ESPERANTO-GRUPO

JARA ORDINARA ASEMBLEO

La venontan 4-an de februaro 1998, je la 7-a vespere, kiel unua alvoko, kaj je la 7-a kaj duono en dua alvoko, en nia sidejo, G.V.Fernando el Católico, 45, 3-a, VALENCIO

Okazos la laŭstatuta asembleo de la Valencia Esperanto-Grupo, laŭ la jena

TAGORDO

1.- Legado kaj aprobo de la lasta protokolo. 2.- Financa raporto 1997. 3.- Jarraporto de 1997, celoj kaj agadoj por 1998. 4.- Budĝeto por 1998. 5.- Renovigo de la Estraro. 6.- Demandoj kaj sugestoj. 8.- Aĉeto de nova ejo kaj translokiĝo de la asocio.

Ĉu vi jam pagis vian jaran kotizon al la Valencia Esperanto-Grupo por 1998?

Rememoru ke ĝi estas 3.500 ptoj. Por plenrajta ano, kaj 2.000 por subtenanta membro, kaj vi povas aboni per banka pago al la konto:

BANCAJA

Urbagentejo nº 9 – Fernando el Católico

Konto nº 0009 3101169604

Valencia Esperanto-Grupo

Por tiuj malmultaj samideanoj kiuj foje forgesas la jarkotizon, nun estas taŭga tempo por pagi la jaron 1998, kaj senŝuldiĝi la jaron 1997

Página 4 del original
Página 4 del original

ZAMENHOFA TAGO EN CHESTE

La pasintan 20-a de decembro, kiel ĉiujare, la valenciaj esperantistoj celebris la datrevenon de la naskiĝo de la kreinto de Esperanto, D-ro Lazaro Ludoviko Zamenhof. Ĉi jare la diversaj tiucelaj aranĝoj okazis en la urbo Cheste, kie Esperanto estas io pli ol lingvo aŭ movado: estas historio kaj tradicio, kaj ĉiu ĉestano estas entuziasma defendanto kaj disvastiganto de la Internacia Lingvo.

Je la 12-a matene, la partoprenantoj kuniĝis antaŭ la Urbodomo, inter ili alvenintoj el Valencia, Pobla de Vallbona, Mislata, Quart de Poblet, Alboraya, kaj kompreneble multaj ĉestanoj, en tre bela kaj agrabla tago. Kiam jam ĉiuj estis alvenintaj, inter ili la Urbestrino de Cheste, komenciĝis la Solena Akcepto, ĉe la ĉefa salono de la Urbodomo. Unue salutis, je la nomo de la urbo, la Urbestrino, Maria Sagrario Sánchez. Je la nomo de la ĉestanaj esperantistoj salutis Jose Julio Tarín, kaj je la nomo de Valencio Augusto Casquero. Post tre interesa prelego, fare de S-ro Jesús Raposo, sub la titolo «Homo, Homaro, Kreanta Naturo: La Tri Fundamentoj», promenante tra la stratoj , la samideanaro, akompanataj de la Urbestrino, diversaj skabenoj, kaj ĉestanaj civitanoj, ĉiuj atingis la Strato Zamenhof-n, kie oni metis laŭr-kronon sur ties memortabulon. Kaj fine, kompreneble tia aranĝo neniam mankas, oni bankedis ĉe tre agrabla restoracio, partoprenante ankaŭ la paroĥestro, pastro Don José, arda apoganto de Esperanto. Antaŭ la fino de la bankedo, S-ro Casquero, Prezidinto de la «7-a Internacia Esperanto-Kongreso», transdonis belan memorŝildon al la Urbestrino, kiel agnosko kaj dank-esprimo pro la gastameco de la tuta urbo Cheste kun la partoprenintoj en tiu kongreso.

JAM PLI OL DEK MIL SUBSKRIBIS LA MANIFESTON DE PRAGO

La subskriboj por la Manifesto de la Esperanto-Movado, lanĉita en la UK en Prago en 1996, eniris la duan dekmilon. Fine de novembro la suma nombro estis 10391. La Centra Oficejo de UEA daŭre akceptas subskribojn kaj disponigas por tiu celo presitajn listojn (por 20 nomoj) kaj poŝtkartojn (por 4 nomoj).

UEA baldaŭ eldonos studlibreton, kiu enhavos po unu artikolon pri ĉiu ero de la Manifesto. Ĝia celo estas pliprofundigi la konon de la Manifesto. Krom por memstudado ĝi taŭgos tre bone kiel bazo por diskutoj en kluboj, konversaciaj rondoj kaj aliaj Esperanto-aranĝoj.

CO de UEA.

JEN EGE INTERESA INFORMO

«La Eŭropa Unio subvencias interŝanĝojn inter lernejoj (precipe mezaj, sed ankaŭ bazaj kaj altlernejoj) el EU-landoj. Sub certaj kondiĉoj ankaŭ lernejoj de ne-EU-landoj rajtas partopreni. Ĉe tiaj interŝanĝoj estas multaj obstakloj, i.a. lingvaj. Tial ofte lernejestroj preferas interŝanĝon kun samlingva aŭ anglalingva regiono. Sperto pruvis ke ekzemple portugalaj aŭ italaj lernantoj unuflanke, kaj nordeŭropaj lernantoj aliflanke, malfacile komprenas unu la alian. Tio same validas por la instruistoj kaj la gastigantaj familioj. Jen problemo kiun Esperanto povus solvi. Laŭ mia scio ĝis nun estis neniu tia interŝanĝo en kiu Esperanto havis rolon. Lernejoj kiuj emas uzi Esperanton en interŝanĝprojekto sciu ke ekzistas interreta datumbazo kiu akceptas petojn kaj ofertojn. Verŝajne tra ĝi eblas trovi E-partneron.

Konsultu: < http://partbase.eupro.se>

Roland Rotsaert

Página 5 del original
Página 5 del original

[BILDO p.5] Blazono de la Universitato de Valencia (ovala ŝildo kun kroneto, kadrita de latina surskribo).

UNIVERSITAT DE VALÈNCIA FACULTAT DE FILOLOGIA

Curso básico del idioma internacional

[BILDO p.5] La vorto ESPERANTO komponita el grandaj literoj eltonditaj el diversaj gazetoj, ĉiu en malsama tiparo kaj kadro.

2 CRÉDITOS DE «LIBRE OPCIÓN»

Director del Curso: Berta Raposo Profesor: Augusto Casquero Lugar: Laboratorio de Idiomas. Facultad de Filología. Av. Blasco Ibáñez, 32. Fecha: 2 al 7 de Marzo de 1998. 20 horas lectivas Horario: 2 de Marzo, 17 a 21 horas 3 al 6 de Marzo, 17 a 20 horas 7 de Marzo, 10 a 14 horas. Clausura. Matrículas: Entregar la hoja de inscripción, acompañando el recibo del pago, en Conserjería de la Facultad de Filología, antes del 27 de Febrero. Precio: Comunidad Universitaria: 3.500 pesetas Otros: 5.000 pesetas Plan de trabajo: Breve visión de las lenguas planificadas Origen y evolución del Esperanto Gramática resumida del Esperanto Curso Intensivo conversacional

Al terminar el curso se obtendrá un Diploma de la Universidad, convalidable por 2 créditos de Libre Opción.

KURSO DE E-O EN LA UNIVERSITATO

Dank’ al la klopodoj de la Dekanino de la Fakultato pri Filologio de la Universitato de Valencia, kaj de Berta kaj Jesuo Raposo, ekde la 2-a ĝis la 7-a de marto 1998, okazos kurso de E-o en tiu universitato. La klasoj okazos ĉiutage, ekde la 17-a ĝis la 20-a horo. Lunde la klasoj daŭros ĝis la 21-a, kaj sabate ekde la 10 ĝis la 14-a. Ĉi tiu kurso havas akademian universitatan valoron, kun valoroj je du kreditoj de «Libera Elekto», pro tio gravas por universitatanoj aliĝi. Se vi havas inter viaj konatuloj, familianoj, amikoj, homoj kiuj povus aliĝi, bonvolu informi ilin tuj. Nur povas aliĝi 24 homoj, universitatanoj aŭ ne, ĉar la «Lingva Laboratorio» nur havas 24 sidlokojn. Se la aliĝo estas kontentiga, la kurso okazos ankaŭ en venontaj jaroj. AGU KAJ PROPAGANDU RAPIDE.

[BILDO p.5] Foto de moderna plurstriata universitata konstruaĵo malantaŭ arboj kaj lampostoj, kun la apudskribo: Fakultato pri Filologio

Página 6 del original
Página 6 del original

PRI REFORMO DE LA GERMANA ORTOGRAFIO

[BILDO p.6] La titolo estas kompostita kiel oblikva, perspektiva blokliteraro (WordArt) kiu kuŝas diagonale trans la supra parto de la paĝo.

Mi provas resumi, ĉar mi iom klopodis pri la temo, komparante la celon kaj la manieron de la Germana ortografia reformo kun tiu de 1994 en Nederlando. De tempo al tempo ekiĝas bezono, adapti la skribmanieron de iu etnolingvo. Kaŭzoj estas, ke la prononco ŝanĝiĝis, aŭ ke montriĝis, ke la ĝisnuna skribmaniero de certaj vortoj aŭ parolturnoj estas tro malfacila. (Se oni ne sufiĉe ofte aŭ neniam adaptas la skribmanieron al la prononcmaniero, tiam la ortografio iĝas terure komplika. La Angla kaj la Franca estas tre okulfrapaj ekzemploj. Politiko: en Germanujo estas nun granda bruo, ke «la politikistoj ŝanĝas la lingvon» per tiu reformo. Kelkaj gepatroj iris al juĝejo, «ĉar la registaro minacas la kulturon de siaj infanoj.» Tiuj reagoj estas nekompreneble malpravaj, ĉar

  • lingvo estas nur unu (kvankam grava) fenomeno de kulturo
  • la lingvo estas la (laŭ konvencio fiksita versio de) parolata lingvo; la skribmaniero de tiu lingvo estas tute duaranga kaj devas subiĝi al la skribita lingvo, ekzemple kompreneble sekvi ties ŝanĝojn
  • la oficiala ortografio laŭ Germana leĝo estas nur deviga por publikaj instancoj kaj la lernejoj; ĉiu civitano rajtas skribi iel ajn, precipe en poezio; ankaŭ la gazetoj, kvankam tiuj kutime sekvas laŭ propra decido la oficialan ortografion, same eldonejoj (jam nun vojindikoj, butikaj reklamŝildoj kaj stratŝildoj ofte pekas kontraŭa la oficiala ortografio).

Se nur tiuj homoj rajtus iri al la juĝejo, kiuj pruveble regas la malnovan Germanan ortografion (ĉar nur tiam ili povus kredinde batali por ĝia konserviĝo), ne okazus procesoj: ĉar preskaŭ neniu Germano regas la oficialan ortografion. Momente regas tamen politika ĥaoso: en pluraj regionoj arduloj kontraŭ la reformo organizas publikajn voĉdonadojn, kaj la rezulto estas malcerta. Aliflanke lernejoj kaj eldonejoj elspezis multan monon kaj penon por enkonduki la novan ortografion… Bona ekzemplo de kontraŭreformemo, kiu skuas Germanujon sur multaj ekonomiaj kaj sociaj terenoj kaj sekve de kio Germanujo estas malprogresanta ĉiukampe… La principoj de ĉiu ortografia reformo bedaŭrinde estas parte kontraŭdiraj: la ortografio samtempe plifaciligu la skribadon (el tio sekvus: skribu laŭ parolataj sonoj kiel en Esperanto)

  • evitu laŭeble miskomprenojn ĉe vortparoj, kiujn oni prononcas same, sed kiuj havas diversajn signifojn (homonimojn), tiel ke la skribmaniero estu diversa (jam tio kontraŭstaras la antaŭan regulon): ekzemple: «seid» kaj «seit» (ambaŭ prononcataj kiel [Esperante: zajt]) Tiu regulo faciligu la komprenon de legata skribita teksto.
  • montru diversan intonacion (el kiu sekvas diversaj signifoj) de vortoj aŭ vortgrupoj per diversa skribmaniero, ekzemple per majuskligo/minuskligo aŭ per divido/kunigo de vortoj. Ankaŭ tiu regulo servas al pli bona kompreno de legata skribita teksto.
  • montru sonojn, por kiuj ne ekzistas litero en la alfabeto, per letergrupo
  • montru ankaŭ la etimologian devenon de vorto, tiel skribante «Nation» (de la Latina «natio»), dum la Germana prononco estas [Esperante: nacio´n]. (Laŭ mia opinio tiu regulo ne estas tiom grava, ĉar ĝi nek faciligas la skribadon nek la komprenon dum legado – la lastan nur, se la leganto estas sufiĉe klera.)

Depende de tio, kiujn el la supraj reguloj oni preferas, ĉiam estas diversaj partioj de reformemuloj, kiuj kverelas inter si pri certaj proponoj… Fine nun al la ekzemplo de la Germana reformo, kiu, kiel dirite, parte jam estas enkondukita, sed pro politikaj kaŭzoj povas esti nuligota:

  1. ss – sz En la Germana lingvo la litero «s» (kontraŭe al Esperanto) estas prononcata kiel Esperanta «z» (voĉhave). La sibla (senvoĉa) prononco (kiel Esperanta «s») devas do esti skribe prezentata per litergrupo (ĉar «z» estas rezervata por la Esperanta sono «c»). La Svisoj simple skribas «ss», kio kaŭzas problemon pro la regulo, ke duobligo de konsonanto indikas, ke antaŭa vokalo estu prononcata mallonge (en la Germana, sed ankaŭ en la Nederlanda).

Página 7 del original
Página 7 del original

Aliflanke sibla «s» ekzistas ankaŭ post longa vokalo. Tial oni eskapis per la litergrupo «sz», por kiu la Germanoj aldonis al la kutima Latina alfabeto eĉ apartan literon (kiu similas al la Greka «beta»). Sed la ĝisnunaj reguloj, kiam skribi «ss» kaj kiam «sz» estis komplikaj. La reformo do antaŭvidis: «ss» post mallonga vokalo, «sz» post longa. (Laŭ mia opinio tio estas progreso.) Forigo de «sz» kiel en Svisujo havas la grandan malavantaĝon, ke tiam ekzistas skribe samaj vortoj, kiuj prononce kaj signife estas malsamaj: Busse – Busze, Masse – Masze, … (ne estas multaj tamen)

  • sinsekvo de samaj konsonantoj Ĝis nun maksimume du samaj konsonantoj rajtis esti apudaj (ankaŭ en vortkombinoj!), kondiĉe ke ne sekvis plia (alia) konsonanto. Sekve oni devis skribi la vortojn «preĝa tuko» («Bet-Tuch») kaj «lita tuko» («Bett-Tuch») ambaŭ kiel «Bettuch», ekzemple. Tiun regulon oni forigis, laŭ mia opinio prave.
  • Ĉe kelkaj vortoj oni iom modifis la skribmanieron, por atingi pli da kohereco: «Kaenguruh» oni estonte skribu sen fina «h», analoge al «Gnu», «Guru», «Zebu» ktp. (laŭ mia opinio avantaĝaj ŝanĝoj)
  • Ĉe kelkaj vortoj oni modifis la skribmanieron por pli bone montri la parencecon al aliaj vortoj: tiel el «Stengel» iĝu «Staengel» pro la parenceco al «Stange» (hm, laŭ mia opinio tio ne tre necesas, ĉar samvokalajn vortojn oni tamen skribas per «e», ekzemple «Bengel»)
  • Oni forigis la rekonon de multaj parolturnoj, skribante ilin estonte per majuskloj respektive kiel apartajn vortojn, ne atentante la diversan intonacion, kiuj buŝe jes rekonigas la parolturnojn. Ekzemple: «bele skribi» kaj «kaligrafi» oni skribas nun ambaŭfoje «schoen schreiben», dum antaŭe «kaligrafi» estis «schoenschreiben». La prononco restas diversa: kun du vortakcentoj respektive kun nur unu vortakcento sur la unua silabo. (Laŭ mia opinio tre malbona ŝanĝo, kvankam por la lernejanoj faciliga, ĉar ili nun indiferente skribu same.)
  • Oni plifaciligis la interpunkcion. (Bone)
  • Oni ŝanĝis la regulojn, kiel tranĉi vortojn je la liniofino. Sed, ege strange: unu regulo okulfrape nur faciligu la laboron de komputilaj programoj: vortoj estas estonte tranĉeblaj antaŭ la lasta konsonanto antaŭ vokalo, do ekzemple: rekruto -> rek-ruto; instruo -> inst-ruo ktp. Absolute terure kaj kontraŭ la prononcaj silaboj! (Tiu regulo tamen ne estas deviga, sed nur permesas alternativon al la kutima metodo, tranĉi per prononcaj silaboj.)

Mi finu mian «resumon». Entute: Nur malgranda procentaĵo de Germanaj vortoj (mi taksas 2 %) estas tuŝata.

Ĉu valoras la pen’? Certe ne la ĉagren’!/

Dr. Rudolf Fischer, Institut fuer Medzinische Informatik der Universitaet Muenster,Domagkstr. 9,D-48129 Muenster fischru@uni-muenster.de

ESPERANTISTA TREZORO

ĉe la

URBA PUBLIKA BIBLIOTEKO

***********

Dank’ al la granda laboro de nia samideano Florentino Lozano, kaj de la direktorino, Carmen Gómez Senén, Pascual Pont, Félix Navarro, ktp, finfine jam estas tute katalogitaj la ĉirkaŭ 850 librojn en Esperanto, kiuj dum multaj jaroj, ekde la fino de la civila milito, estis praktike malaperintaj, kaj nun troviĝas, bone zorgitaj, en la Urba Publika Biblioteko de Valencia, ĉe la placo de Maguncia. Ni gratulas kaj dankas ilin , kaj esperas ke baldaŭ la valenciaj esperantistoj havos eblecon ĝui la legadon de tiuj libroj.

[BILDO p.7] La kadro de tiu noto estas desegnita kiel paperfolio kun refaldita malsupra dekstra angulo.

Página 8 del original
Página 8 del original

VERDA RONDETO

[BILDO p.8] La titolo estas skribita per granda dekoracia kursiva konturliteraro.

Dum la monato decembro 1997, okazis la feliĉa refondiĝo de la E-a Grupo «Verda Rondeto», de la hispana urbo Castellón.

Ĉi tiu asocio estis fondita en 1936, vere malfacila jaro por Hispanio, kelkajn monatojn antaŭ la komenco de la Hispana Civila Milito. La fondintoj estis, inter aliaj, la entuziasmaj esperantistoj s-roj Miguel kaj Manuel Manteca, kaj s-ro Rochera. Pro la kruelaj cirkonstancoj de tiu milito «Verda Rondeto» malaperis.

Nun, denove entuziasmaj kaj sindonemaj samideanoj, kuraĝe refondas ĝin. Speciale ni devas danki tiun revivigon al gesinjoroj Francisco Conejero (nuna Prezidanto) kaj Inés Comabella, aktivaj kaj sindonemaj esperantistoj, kiuj neniam laciĝas en tiu laboro, fruktodona kaj ekzempla por ĉiuj.

El tiu grundo semita de ili jam naskis arboj. Aro da entuziasmaj homoj daŭrigas kune kun Francisco kaj Inés la laboron en la disvastigo de Esperanto, kaj de niaj homaranismaj idealoj.

Kiel oficiala prezentado, Verda Rondeto kaj BEL, kiuj arigas la esperantistoj el Castellón, organizos la 9-an Kongreson de VEF kaj Murcio, la 4/5 de aprilo de 1998.

Jen la nova Estraro de VERDA RONDETO.

Prezidanto: Francisco Conejero Sánchez Vicprezidanto: Nicolás Pomares López Secretario: Agustín Sánchez Castelló Kasisto: Luis Juzgado Palencia Voĉdonanto: Inés Comabella Aguiló Voĉdonanto: Mercedes Moncada González

Gratulon al ili, kaj longan vivon al Verda Rondeto

[BILDO p.8] Nigra-blanka portreta foto de maljuna viro kun okulvitroj, blankaj lipharoj kaj kalva frunto; apudskribo: Francisco Conejero

[BILDO p.8] Nigra-blanka portreta foto de virino kun mallonga ondumita hararo kaj malhela jako; apudskribo: Inés Comabella

[REKLAMO p.8] ATENTON! Se vi deziras ricevi denove «VALENCIA LUNO»-n, dum la tuta jaro 1998, bonvolu sendi 500 pesetojn al la konto de Grupo Esperanto de Valencia. Per tiu malgranda mono vi estos informita pri la vivo de Esperanto en Valencio, kaj samtempe vi helpos la konstantan eldonadon de nia bulteno. KORAN DANKON

Página 9 del original
Página 9 del original

[BILDO p.9] Kadrita desegnaĵo: sep homoj ĉirkaŭ longa tablo dum kunsido; unu el ili staras ĉe la kapo de la tablo kaj parolas al la ceteraj.

KAMPANJO 2000

Por internacia nova lingva ordo

Premisoj – Ĝeneralaj celoj – Aliaj rimarkoj

Premisoj:

Premiso 1-a. En la lastaj jaroj la Esperanto-movado spertis serion da sukcesoj en kelkaj medioj/landoj kaj alfrontis serion da problemoj en aliaj medioj/landoj. Kvankam ĝenerale ekzistas pli serioza sinteno al Esperanto, la konsci-nivelo de la ĝenerala socio rilate al demokrata solvo de lingvaj problemoj ankoraŭ ne estas kontentiga.

Aliflanke la organiza (idea kaj laborforta) stato de Esperanto-organizaĵoj ne atingas la dezirindan nivelon, tiel ke ankaŭ eventualaj sukcesoj je la nivelo de parlamentoj aŭ internaciaj organizaĵoj riskas resti vanaj pro la malebleco por niaj organizaĵoj efektivigi la necesajn paŝojn por ekspluati tiujn favorajn kondiĉojn.

En pluraj landoj la laborfortoj kaj laboraj rimedoj de niaj organizaĵoj ne kreskas aŭ eĉ en kelkaj kazoj falas; la instruado kaj lernado de Esperanto bezonas novan impulson en formo de novaj lerniloj kaj pli efika aliro al la publiko: kaj la merkatumo de Esperanto ne utiligas aktualajn metodojn. En aliaj landoj okazis tamen sukcesoj, kiujn ni devas ĝeneraligi al tiuj landoj, kie ili ne okazis.

Premiso 2-a. La konscio pri la fakto ke lingvaj rajtoj estas parto de la homaj rajtoj progresas en kelkaj lokoj kaj en kelkaj tavoloj de la unuopaj socioj, sed en la praktiko la solvo al komunikaj problemoj restas ankoraŭ ligita al tradicia kaj nedemokrata sistemo. Multa informa laboro estas necesa por vaste konsciigi la homaron pri la neceso de nova aliro al lingvaj demandoj, kies integra parto estas la internacia lingvo Esperanto, kiu celu la respekton de ĉiuj lingvoj kaj de ĉiuj kulturoj.

Por aliri tiun tutan kampon nepra antaŭkondiĉo estas zorga analizo de la potencfluoj kaj tendencoj en la nuntempa mondo, kiuj decide influas la lingvopolitikon de ŝtatoj, interŝtataj unuiĝoj, internaciaj diverstipaj organizoj, inkluzive de fakaj, profesiaj kaj sciencaj organizoj, kaj, ne laste, la sintenon de la ĝenerala publiko pri fremdaj lingvoj. Samtempe oni devas sobre analizi la nunan staton de la Esperanto-movado por fiksi vere atingeblajn celojn.

Por respondi al la defioj, kiujn la nuna mondo prezentas al la Esperanto-movado, UEA lanĉas la kampanjon ĉi-sekve priskribatan.

Ĝeneralaj celoj

  • 1-e. Levi la organizan kaj idean nivelon de la Esperanto-komunumo
  • 2-e. Levi la prestiĝon de la internacia lingvo
  • 3-e. Influi la internacian vivon

Detaligo de la celoj kaj prioritataj taskoj

1-a celo. Levi la organizan kaj idean nivelon de la Esperanto-komunumo

La unua celo entenas la signifan levon de la idea kaj organiza niveloj de ĉiuj Esperanto-organizaĵoj, por igi ilin pretaj alfronti la defiojn de la nova jarmilo. En la praktiko tio signifas ke ĉiu Esperanto-organizaĵo devas zorgi pri akiro de rimedoj homaj kaj financaj.

Tio en si mem ne alportos la finan venkon, sed estas la premiso por havi pli da aktivuloj, pli da influhavaj kaj laborpretaj intelektuloj, kio siavice permesos al la organizaĵoj iĝi pli stabilaj kaj malpli dependaj de individuoj. Samtempe oni klopodu levi la idean nivelon de la movado per klerigado de la membroj pere de

Página 10 del original
Página 10 del original

seminarioj, revuoj, renkontiĝoj, por ke ili posedu almenaŭ la bazajn sciojn pri la movado kaj pri ties celoj. Ni ne forgesu, laste, igi niajn labormetodojn kongruaj kun la modernaj teknikaj rimedoj.

Prioritataj taskoj

  • La komitatanoj de UEA iĝu kunrespondecaj por la plenumo de ĉi tiu plano en sia lando, organizaĵo aŭ medio.
  • Ĉiu landa kaj faka organizaĵo fiksu por si mem kaj por siaj lokaj aŭ alispecaj subgrupoj konkretan cel-grupon varbotan kaj konkretan membronombron atingindan kaj ekagu laŭ tiuj celoj.
  • Ĉiu landa kaj faka organizaĵo pretigu programon de klerigaj okazoj por siaj membroj. Tiuj okazoj povus varii laŭ la apartaj kondiĉoj, sed ili devas antaŭvidi la neceson ke ĉiu (nova) membro estu minimume informata pri la historio de la Esperanto-movado, pri ĝia nuna konsisto kaj pri ĝiaj nunaj celoj (Tiucele estas esence konigi al ĉiu unuopa esperantisto la manifeston de la Esperanto-movado, kiu ĝis nun estas konata kiel Manifesto de Prago).
  • La estraro de UEA, kunlabore kun ILEI, reviziu la ekzistantajn instruilojn kun la celo plibonigi la instruadon de Esperanto surbaze de modernaj metodikaj malkovroj, uzante ankaŭ novajn eblecojn de komputiloj, elektronikaj retoj k. s. kaj zorgante pri la integrigo de la finstudintoj en la komunumon.
  • La landaj organizaĵoj zorgu por ke la landaj ILEI-sekcioj estu pli fortaj kaj kunligu ĉiujn instruistojn en la unuopaj landoj.
  • La estraro kaj la financa komisiono de UEA okupiĝu pri financa evoluigo, kaj metu la akiron de mono inter siajn ĉefajn zorgojn.

2-a celo: Levi la prestiĝon de la internacia lingvo

La dua celo invitas al informado pri la internacia lingvo kaj ties seriozaj sociaj celoj por ke la erara bildo de Esperanto, kiu ankoraŭ ekzistas en multaj medioj, ŝanĝiĝu. Oni devas produkti modernan inform-materialon kaj sisteme sendi ĝin al instruistoj, lingvistoj, ĵurnalistoj kaj tiuj politikistoj, kiuj okupiĝas pri kulturo kaj internaciaj rilatoj, kaj kompreneble al la ĝenerala publiko.

Ĝenerale oni celu plibonigi la informadon kaj klerigadon en kaj ekster la komunumo, per stimulado kaj kunordigado de esploroj, eldonaĵoj, klerigaj kaj trejnaj aranĝoj, kaj bone preparitaj prezentoj aŭ kunlaboraj agadoj en malsamaj medioj.

Prioritataj taskoj

  • La estraro de UEA pretigu liston de la plej bonaj informiloj nun ekzistantaj kaj tradukeblaj al la naciaj lingvoj kaj sendu ekzemplerojn de tiuj informiloj al ĉiuj landaj kaj fakaj organizaĵoj.
  • La landaj kaj fakaj organizaĵoj prizorgu la tradukon kaj disvastigon de tiuj informiloj al siaj lokaj kaj aliaj grupoj.
  • La komitatanoj zorgu por ke tiu traduko kaj disvastigo okazu.
  • UEA kaj la ceteraj organizaĵoj starigu aŭ/kaj aktivigu informan fakon.
  • UEA kaj la landaj kaj fakaj organizaĵoj transiru de pasiva informado (nur al petantoj) al aktiva informado (al la membroj de la homgrupoj supre menciitaj kaj al la ĝenerala publiko).
  • La estraro de UEA donu apartan atenton al la materialo ekzistanta por informi lingvistojn kaj ellaboru, interkonsente kun la taŭgaj instancoj, lingvopolitikon por Esperanto kaj pri esperantologiaj studoj.

3-a celo: Influi la internacian vivon

La Esperanto-organizaĵoj de la ĝusta nivelo devas pristudi la eblecojn influi la internacian vivon, interalie per la internaciaj organizaĵoj, al kiuj oni, post esplorado de la konkretaj kondiĉoj, oni faru konkretajn proponojn pri kunlaboro.

Página 11 del original
Página 11 del original

Prioritataj taskoj

  • La estraro de UEA konsultiĝu kun antaŭaj kaj nunaj okupiĝantoj pri UN, UNESCO kaj aliaj organizaĵoj de la UN-aro, same kiel kun okupiĝantoj pri rilatoj kun internaciaj regionaj organizaĵoj (okcidenteŭropa EU, OAU, OASX, ktp.).
  • La estraro de UEA instigu fakajn Esperanto-organizaĵojn starigi kontaktojn kun internaciaj organizaĵoj, kiuj okupiĝas pri sama aŭ apuda temo.
  • La estraro de UEA instigu landajn Esperanto-organizaĵojn starigi kontaktojn kun siaj registaroj kaj tute aparte kun la landaj instancoj, kiuj tenas ligoj kun internaciaj organizaĵoj.
  • Surbaze de tiuj kaj aliaj zorgaj analizoj kaj preparoj, la Esperanto-organizaĵoj de la ĝusta nivelo varbu kaj flegu kontaktojn kun influaj ekstermovadaj simpatiantoj, starigu pozitivajn kaj konkretajn kunlaborajn rilatojn kun taŭgaj organizaĵoj, kaj helpe de tiuj kunlaborantoj pretigu kaj akceptigu konkretajn proponojn por ŝanĝi la lingvopolitikon de internaciaj organizaĵoj.

Aliaj rimarkoj

  • Ĉi tiu laborplano estas nur kadra laborplano. Ĉiu instanco de la Esperanto-movado fiksos sian propran laborplanon rilate al sia agad-kampo. Estas esence jam nun komenci diskutadon por la detaligo de la konkreta laborprogramo de ĉiu partoprenanta instanco.
  • Ĉiu organizaĵo en la kazo de traduko al nacia lingvo rajtas traduki la sencon de la esprimo «Por nova internacia lingva ordo» uzante tiujn vortojn, kiuj ŝajnos pli akcepteblaj en la nacia lingvo kaj en la nacia medio.
  • UEA starigu konton kiu funkciu kiel transira konto por kolekti monon por la realigado de ĉi tiu plano. Ĝi ricevu donacojn de esperantistoj kaj eventuale de neesperantistoj, kaj ĝi transdonu monon al la normalaj kontoj de la administra sistemo laŭ la bezono. La mono, memkompreneble, necesas por la eldonado de informiloj kaj bazaj dokumentoj, por la okazigo de internaciaj seminarioj, por publikaj reklamoj sur ĵurnaloj, por sendi volontulajn instruistojn al kelkaj landoj, ktp.
  • Por certigi, ke la CO per la celata kampanjo ne estu konsiderinde pli ŝarĝata ol ĝis nun, parto de la kolektotaj financoj povos esti uzata por kapabla volontulo, kiu administre subtenu la kampanjon rekte en la CO aŭ sub gvido de elektota oficisto de la CO aŭ estrarano.
  • Kiam temas pri la financoj de la asocio daŭre validas la konsiloj de la laborplano 1989-1992. Tiu laborplano esence instigis la respondeculojn pri financoj de la asocio sisteme serĉi monfontojn en kaj ekster la Esperanto-movado, kiel ekzemple grandaj privataj fondaĵoj aŭ mecenatoj, sed ankaŭ publikaj eblaj fontoj, kiel la urbo Roterdamo.
  • Al tiu sistema serĉado devas esti kunlaborigataj ankaŭ la landaj asocioj. La celo estas trovi eksteran monon. Tre verŝajne ĝi ne estas trovebla por la kampanjo 2000 kiel tia sed por pluraj el ĝiaj eroj, kiel la klerigaj seminarioj kaj similaj.
  • Ĉi tiu laborplano kaj la Manifesto de la Esperanto-movado devas esti daŭre disponeblaj ĉe la CO de UEA kaj ili devas esti vaste dissendataj al Esperanto-organizaĵoj kaj al individuaj esperantistoj en ĝia ebla maniero.
  • La estraro de UEA raportu ĉiun jaron al la komitato pri la progreso de la kampanjo.
  • Fina noto: Ĉi tiu laborplano estas intence tre ĝenerala. Ĝi celas instigi ĉiun nivelajn Esperanto-organizaĵojn partopreni laŭ siaj eblecoj kaj kompetentoj. En la venontaj jaroj, ĝis la jaro 2000-a, ĉiu devos streĉi siajn fortojn por komune antaŭenporti la internacian lingvon al tiu pli firma pozicio en la mondo dum la venonta jarcento, kiun Esperanto meritas. Ĉi tiu plano rekonas ke la kunlaboro de ĉiu parto de la movado estas esenca. Ĝi krome estas ebla, ĉar ĉiu esperantisto estas nur petata intensigi siajn klopodojn pri tio, kion li jam faras nun. Lia tasko ne estas zorgi por tio ke Unesko, Unuiĝintaj Nacioj, ktp. ekuzu Esperanton, sed plifortigi sian lokan agadon. Tio estas la plej bona maniero por apogi la klopodojn, kiujn aliaj faras ĉe UNESCO, Unuiĝintaj Nacioj, ktp.

Universala Esperanto Asocio (UEA)

Página 12 del original
Página 12 del original

NOVA SIDEJO

DE

GRUPO ESPERANTO DE VALENCIA

Post longa serĉado de diversaj membroj de nia asocio, kaj kun la aprobo de la lasta Ĝenerala Asembleo, finfine nia Prezidanto, S-ro Sempere, sukcesis trovi taŭgan novan ejon por Grupo Esperanto de Valencia, kien ni baldaŭ translokiĝos. La kialo de ĉi tiu ŝanĝo troviĝas en la fakto ke dum la lastaj jaroj iom post iom la lukosto de la nuna sidejo kreskis kaj kreskis, kaj multe pli kreskos estontece pro la nuna leĝo pri luado. Tamen la enspezoj ne tiel kreskis, kio donis al ni panoramon ne tro kontentiga,

[BILDO p.12] Desegnaĵo de granda malnova konstruaĵo kun kruta tegmento, turo kun horloĝo kaj alta pordo — vinjeto meze de la teksto.

kiu povas kaŭzi en la futuro la perdo de nia nuna socia ejo. Nun, jam nia asoci-ejo estos propieto de la membroj, kaj nia socia estonteco estos garantiita por ĉiam. Dum la monatoj januaro kaj februaro okazos la renovigo kaj adaptigo de la nova loko, por ke ĝi estu bela, komforta kaj alloga por nia membraro kaj lernantaro. Kiam la renoviĝo estu preta, ni organizos …

GRANDAN FESTON

[BILDO p.12] La vortoj GRANDAN FESTON estas kompostitaj per granda dika ombrita blokliteraro (WordArt).

La festo okazos en la nova sidejo, Avenida Peris y Valero, 96, 3-a, 5, la 1-an de marto, je la 17.00. Estos bonvenaj por tiu grava haj historia momento ne nur niaj membroj, sed ankaŭ familianoj, simpatiantoj, ktp.

NI ATENDAS VIN ĈIUJ

VENONTAJ ARANĜOJ

………….

28-an de januaro, 19.30: Prelego «Japana Pupteatro», far la japana esperantistino Kikuzima Kazuko (Krisantemo). En nia sidejo. Fine de la prelego la interesiĝantoj iros kune vespermanĝi en apuda restoracieto.

18-an de februaro, 19.30: Prelego kun kolokvo «Kampanjo E-o 2.000». Augusto Casquero.

1-an de marto, 17.00: INAŬGUR-FESTO de la nova sidejo. Festparolos Gian Carlo Fighiera (Italio).Ĉiuj estas bonvenaj. Manĝaĵoj kaj trinkaĵoj atendas vin.

2-an de marto, 17.00: Inaŭguro de la Universitata E-o Kurso, kun ĉeesto de la Dekanino pri Filologio. Prelegos Gian Carlo Fighiera (Italio): «ESPERANTO PRETER LA JARO 2.000: LINGVO AŬ MOVADO?». Facultad de Filología. Blasco Ibáñez, 32. SALÓN DE GRADOS.

7-an de marto, 12.00: Oficiala Fermo de la E-o Kurso en la Universitato. Ferma prelego far Miguel Fernández «SUR LA SPUROJ DE FEDERICO GARCIA LORCA». En SALÓN DE GRADOS, de la Fakultato pri Filologio.

Página 13 del original
Página 13 del original

9-a KONGRESO DE LA VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

KAJ MURCIO


Castellón (Hispanio), ĉe la Mediteranea Marbordo, 4/5 aprilo 1998

Kongresejo: «BEL». Paseo Morella, 2, Bajo. 12004 CASTELLÓN (apud la stacidomo) Kontakt-telefono: 964 203238 (S-ro Francisco Conejero)

«KONGRESTEMO: VEF KAJ MURCIO: NOVAJ DEFIOJ»

PROVIZORA PROGRAMO:

SABATO, 4 APRILO 09.00 Akcepto de la kongresanoj kaj disdonado de dokumentoj ĉe la kongresejo 11.30 Kunveno de la Delegitoj 13.00 Prelego «El síndrome de Babel (La babela sindromo)», J. de las Heras, Murcia 14.00 Libera tempo por tagmanĝi 17.00 Prelego «Francisco Tárrega, vivo kaj verko», kun gitaraj ekzemploj. J.de las Heras 18.00 Solena Malfermo de la Kongreso. 19.00 Asembleo de VEF (1-a parto). Poste vizito al la «Ekologia Domo» DIMANĈO, 5 APRILO 10.00 Inaŭguro de la «Placo Esperanto» 11.00 Violin-koncerto ĉe la «Placo Esperanto», fare de Tomás Fabregat Felip kaj Tomás Fabregat Mallasen 12.00 Ĝenerala Asembleo de VEF (2-a parto)

  • aprobo aŭ malaprobo de la financ-plano de VEF
  • aprobo aŭ malaprobo de la nova Estraro de VEF 14.00 Oficiala Bankedo, kaj fino de la kongreso 17.00 Por dezirantoj, turisma vizitado

ALIĜILO KAJ MENDILO

Aliĝo al la Kongreso………………………………………………………. 1.500 pesetoj Bankedo………………………………………………………………………….. 1.500 .. Donaco………………………………………………………………………………. ..

E N T U T E ……………………………………………….. PESETOJ

ANTAŬNOMO KAJ NOMO………………………………………………………………………………

ADRESO…………………………………………………………………………………………………….

URBO………………………….. P. KODO………………..TELEFONNUMERO…………………….

Sendu la mendilon kaj kvitancon de la pago al la adreso de la Kongresejo (supre). Sendu la monon al : FEDERACIÓN VALENCIANA DE ESPERANTO Caja Postal de Ahorro, oficina Plaza de España (Valencia) Konto: 00-0.017.830.370

LOĜEBLECOJ: Hotel «Doña Lola». C/Lucena, 3. Telef. 964 214011. Dulita ĉambro, kun matenmanĝo:6.634 pesetoj. Unulita 5136 pesetoj. Hostal «Samana». Ramón Llul, 21.Telef.964 243972. Dulita, 3.500, unulita 2.250. Hostal «Maripili».C/Joaquín Costa, 84. Telef. 964 213688. 1.500 pesetoj. Ĉiuj troviĝas proksime de la Kongresejo, apud la fervojstacidomo.

MENDU VI MEM!

Página 14 del original
Página 14 del original

NI MATEMATIKUMU

[BILDO p.14] Desegnaĵo de simpla stilizita homfiguro kiu gratas la kapon kaj super kiu ŝvebas demandosigno.

Richard Porteus, filo de matematikisto Ian Porteus en Universitato de Liverpool elpensis tiun ĉi ludon por instrui al la infanoj la multiplikajn kaj dividajn regulojn. Li nomis ĝin «Juniper Green» honore al tiu lernejo, kie li instruadis.

Ĝi distras. Krome, serĉi venkeman strategion supozas veran defion.

Por ludi Juniper-Green’n nepras, konstrui 100 kartetojn nombritajn de 1 ĝis 100, Aŭ skribi tiujn nombrojn sur paperon aŭ sur komputilekranon.

Loku la nombrojn, tiel ki ili estu facile troveblaj, ekzemple per 10 vicoj por 10 nombroj ĉiuvice…

 1  2  3  4  5  6  7  8  9  10
11 12 13 14 15 16 17 18 19 20
21 22 23 24 25 26 27 28 29 30
31 32 33 34 35 36 37 38 39 40
41 42 43 44 45 46 47 48 49 50
51 52 53 54 55 56 57 58 59 60
61 62 63 64 65 66 67 68 69 70
71 72 73 74 75 76 77 78 79 80
81 82 83 84 85 86 87 88 89 90
91 92 93 94 95 96 97 98 99 100

Jen la ludreguloj:

1- Du ludantoj alterne forigas unu karteton (forstrekas nombron). La forigitajn nombrojn oni ne reuzos dum la sama ludbatalo.

2- Escepte ĉe la unua forigo, ĉiuj la nombroj elektotaj nepre plenumu, rilate al la lasta nombro forigita, la jenan:

  • esti ĝia ekzakta dividanto
  • aŭ esti ĝia multoblo

3- La unua forigota nombro nepre estu para.

4- Tiu ludanto, kiu ne povos forigi karteton (nombron), malvenkos.

Nun, jen eta ludbatalo:

A(48), B(96), A(32), B(64), A(16), B(80), A(10), B(70), A(35), B(5), A(25), B(75), A(3), B(81), A(9), B(27), A(54), B(2), A(62), B(31), A(93), B(1), A(97).

Ludanto «A» venkis.

Bonvolu sciigi al ni viajn opiniojn okaze ke vi iam ludos.

Juan. jocxjo@arrakis.es Juan-Antonio.Del-Castillo-Martinez@CENTRAL.DGIP.meh.es

Página 15 del original
Página 15 del original

[BILDO p.15] La emblemo de Unesko: la stilizita fasado de greka templo, kies vertikalaj kolonoj formas la literojn UNESCO, kun horizontalaj strekoj supre kaj sube.

UNIVERSALA FORUMO DE UNESCO

*******

La Ĝenerala Asembleo de UNESKO (97.11.12) decidis patroni la Universalan Forumon de la Kulturoj, okazonta en Barcelono en la jaro 2004.

La eventon plene apogas kaj la ŝtata (tuthispana) kaj la kataluna registaroj.

La celo estas konstrui «kulturon de paco».La forumo daŭros 150 tagojn kaj fakte funkcios ekde la jaro 2001, kvankam jam en 1998 oni laboros super la projekto pere de «virtuala forumo».

Okazos internaciaj kunvenoj, debatoj, ekspozicioj, spektakloj, premioj, tv-programoj, ĉio en la kadro de tutmonda interagado.

Unu el la ĉeftemoj estos la lingvoj de la mondo. Oni defendos la rajton de ĉiuj lingvoj esti en Interreto, kaj oni antaŭvidas la ĉeeston en Barcelono de po unu hom-paro de ĉiu lingvo de nia planedo.

Jen akvo al la muelilo de la esperanta komunumo. Jen plej taŭga areno por Esperanto.

Miguel Gutiérrez Redaktoro de Boletín

BALENAJ DIALEKTOJ

Aŭskultante la balenojn oni nur aŭdas kvazaŭ kriadojn. Tamen, laŭ lastaj eltrovoj faritaj de usonaj sciencistoj laborantaj pri orkoj, tiuj ĉi mamuloj «parolas» per dialektoj, per kiuj oni povas dedukti tiun mondparton kie ili loĝas.

En «Marine World» en Vallejo, California, zoologisto David Bain esploradis kiamaniere du orkoj apartenantaj al malsamaj marregionoj komunikis unu la alian.

«Iliaj sonoj estis tiel malsamaj ke ili estis devigataj lerni interrilatajn manierojn inter si, imitante la reciprokajn vokojn» – li klarigas.

Tiel lertaj estas balenoj kaj delfenoj imitante sonojn ke ambaŭ specoj kapablas disvolvi komunan lingvon.

Laŭ Bain, kiam oni disigis la delfenon Bayon el la orko Yaka, Bayon komencis emisii orkajn sonojn, supozeble por atentigi la balenon.

Tradukita el revuo «Muy Interesante»

Juan.

INTERNACIA CSEH-METODA KURSO

Dum la tagoj 25 ĝis 30 de julio 1998 (ses tagojn), antaŭ la komenco de la Universala Kongreso en Montpellier, okazos en Valencia (Hispanio) rapida Esperanto-kurso por komencantoj kaj progresintoj, laŭ Cseh-metodo.

La profesoro estos la ege prestiĝa internacie en tiu metodo s-ro Anton Zacharias, el Slovakio.

La klasoj okazos ĉiumatene, ekde la 9-a ĝis la 13-a horo. Postagmeze estos libera tempo por viziti la belajn plaĝojn de Valencia, kaj sunbruliĝi. Laŭbezone kaj sugestoj, eblas aranĝi posttagmeze kulturajn vizitojn aŭ distrajn programerojn.

Ankaŭ, se estas kandidatoj, okazos seminario pri la Cseh-metodo, ĉefe por instruantoj.

Fine de la kurso, povas okazi, por tiuj kiuj tion deziros, komuna vojaĝo al la UK en Montpellier (Francio).

Prezo de la kurso: 6.000 hispanaj pesetoj (ĉirkaŭ 40 US-dolaroj. Eblas loĝi, kun matenmanĝo, po 2.600 pesetoj tage (ĉirkaŭ 18 US-dolaroj). Por ne partoprenantoj en la kurso, 3.000 pesetoj tage. Post la 30-a de majo 1998 aldonu 20%-n.

Interesiĝantoj kontaktu: Augusto Casquero de la Cruz Avenida Burjasot, 29, A-31 ES-46009 Valencia. HISPANIO Telefono: + 34 (9) 6 3401369. Fakso: + 34 (9) 6 3849616 E-Mail: a-casquero@redestb.es

Página 16 del original
Página 16 del original

[BILDO p.16] Linidesegno de fluganta kolombo kun etendita flugilo, portanta branĉeton en la beko.

MESAĜO DE LA PREZIDANTO DE UEA

Antaŭen al Ŝancoj kaj Defioj

Mi kaj la estraranoj de UEA deziras la plej feliĉan kaj esperplenan novjaron al ĉiuj niaj membroj, ĉiuj Esperantistoj en la mondo kaj iliaj familioj!

Kiam, antaŭ pli ol unu jarcento, Zamenhof publikigis la Unuan Libron, la internaciiĝanta mondo suferis de neinterkompreno inter la nacioj pro la malsameco de iliaj lingvoj. Per Esperanto, Zamenhof celis faciligi la lingvan interkomunikadon.

La malsameco de lingvoj plu estas la bazo de la lingva problemo en la mondo. Sed, nuntempe al ĝi aldoniĝas kaj ĝin pligravigas la tendenco uzi unu etnan lingvon kiel faktan komunan lingvon. La trudo de unu etna lingvo kiel efektiva komuna lingvo de internacia vivo portas kun si diversajn problemojn, interalie kulturan trudon. Sed, la plej grava kaj eĉ detrua problemo estas ke tia etna lingvo estas lingvovora. Ĝi voras aliajn naciajn lingvojn sur la kampoj de internaciaj kunvenoj, komerco, scienco, teknologio, kaj turismo. La plifortiĝo de la lingvo- kaj kultur-vora tendenco de etna lingvo jam ekinstigis reprezentantojn de politike fortaj lingvoj al memdefendo kontraŭ lingva hegemonio. Ili komencis starigi diversajn kontraŭrimedojn.

Ironie, la vera lingva problemo en Unuiĝintaj Nacioj kaj Euhropa Unio kuŝas ne en manko de interkompreno inter naciaj delegacioj pro ties malsamaj lingvoj, sed en la efektiva komunlingviĝo de unusola etna lingvo. UN kaj EU uzas respektive 6 kaj 11 oficialajn lingvojn pere de tradukistoj, ne pro lingva neinterkompreno inter iliaj stabanoj kaj ŝtataj delegacioj, sed pro politika motivo, nome por kontraŭi lingvan hegemonion. Malhelpi lingvan hegemonion estas nun granda problemo de la internaciaj organizaĵoj, kvankam ili ne emas oficiale agnoski tion. Ili estas sub premego trovi taŭgan solvon. En la kazo de EU tiu solvo povus esti ŝlosilo al efektiva eŭropa unuiĝo, eĉ pli grava ol la mona unuiĝo. Jen ŝanco por Esperanto, neŭtrala komuna lingvo pruvinta sian valoron dum 110 jaroj!

En Adelajdo la Komitato de UEA lanĉis Kampanjon 2000. Ĝia ĉefa celo estas krei favoran atmosferon ĉe internaciaj organizaĵoj, por ke ili rekonu kaj studu eblecon de neŭtrala komuna lingvo. Kampanjo 2000 celas ankaŭ instigi la Esperantistaron agadi por levi la idean kaj organizan nivelon de nia movado. Esperanto estas vivanta lingvo kaj ĝi devas kreski. Ĝi ne estas «aŭ movado aŭ komunumo» sed estas «kaj movado kaj komunumo». La Kampanjo celas fortigi kaj grandigi la komunumon de Esperanto kaj antaŭenigi ĝian movadon. Tio signifas interalie ke ni devas pli alte montri nian lingvon en la ne-Esperanta mondo.

En tiu kampo, mi fieras raporti pri kelkaj el niaj lastatempaj sukcesoj. En la pasinta jaro UNESKO rekonfirmis la statuson de UEA kiel oficiala partnero de tiu grava monda organizaĵo. En novembro UEA estis elektita kiel membro de Konsilio de Neregistaraj Organizajhoj havantajn oficialajn rilatojn kun UNESKO. Krome, UNESKO jus asignis operaciajn rilatojn ankaŭ al Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj. La sukceso de UEA kaj ILEI estas fierinda, ĉar nur duono el la organizaĵoj kiujn UNESKO antaŭe agnoskis, konservis tiun prestiĝan statuson. Kelkaj fakaj Esperanto-asocioj establis kontaktojn kun samfakaj internaciaj organizaĵoj. Ĉe la sidejo de UN en Novjorko UEA sukcese iniciatis fondon de Koalicio de Neregistaraj Organizaĵoj por Internacia Helplingvo. En aprilo de la nova jaro UEA okazigos ĉe la sidejo de UN en Ĝenevo seminarion pri lingvaj dimensioj de homaj rajtoj, kun oficiala subteno de la UN Altkomisiito por Homaj Rajtoj. Per ĝi ni omaĝos la 50-jariĝon de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj la 90-jariĝon de UEA mem. Estas nature festi tiujn datrevenojn samtempe, ĉar jam unu jaron antaŭ la akcepto de la Universala Deklaracio UEA skribis en sia Statuto ke «la respekto de homaj rajtoj estas ĝia [de UEA] laboro esenca kondiĉo».

Sojle de nova jarcento mi vidas esperon kaj novajn ŝancojn. En la nova jarcento, la monda komunumo bezonas novan internacian lingvan ordon. Esperanto estas la lingvo de la 21-a jarcento! Tial mi nun, komence de la nova jaro, alvokas ĉiujn Esperantistojn kaj Esperanto-grupojn, lokajn, landajn kaj fakajn, etajn kaj grandajn, ke ili imitu la antaŭenemon kiu markis la diskutojn de la Komitato de UEA en Adelajdo. Mi apelacias por pli forta al-ekstera agado laŭ la Praga Manifesto de la Esperanto-Movado. Ni atentigu la internacian komunumon pri Esperanto kaj konigu ĝin, ĉiu en sia propra medio!

Jen novjaraj defioj por ĉiuj. Kadre de Kampanjo 2000 ĉiuj membroj, ĉiuj landaj kaj fakaj asocioj, kaj ĉiaspecaj Esperantaj komunumoj tra la mondo antaŭeneme kaptu la ŝancon kaj alfrontu tiujn defiojn!

Mi elkore deziras al vi kaj viaj familioj kaj kunlaborantoj la plej sperplenan novjaron.

LEE Chong-Yeong

Valencia Luno n.º 46 (abril de 1998)

Texto completo del número 46 de Valencia Luno, el boletín del Grupo de Esperanto de Valencia, de abril de 1998: 16 páginas transcritas del original.

Portada de Valencia Luno n.º 46, abril de 1998.
Portada de Valencia Luno n.º 46, abril de 1998.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1998_n46_apr

Qué tiene de especial este ejemplar

  • El INDEKSO de la página 3 casi no reproduce ninguno de los títulos que llevan los artículos dentro: el escrito de la página 4, titulado «ESPERANTO ENIRAS UNIVERSITATON TRA LA GRANDA PORDO», aparece como «Esperanto en universitato de Valencio» —el título de la cubierta—, y el de las páginas 15-16, «LA VENTO DE ŜANĜO ESPERANTA», como «Esperanto en Niĝerio». Además, junta en una sola línea pares de artículos distintos: «Interreto, «Sobakijo»» para los dos de la página 11 y «Paska festo. Radio Klara» para los dos de la 14, ambos firmados por Alberto Bermeljo.
  • El artículo de las páginas 12-13 no tiene un título, sino cinco encadenados —«Ĉu Esperanto dikigas la homojn? La esperanta batalo de la ventroj. Ĉu Esperanto fartas bone? La ventra disputo Valencio-Barcelono. La esperanta monumento, plej bona atestanto de la 9-a kongreso…»—, cosa que el autor explica dentro del texto: «mi decidis meti multajn titolojn, por ke vi elektu tiun, kiu plej plaĉas al vi». El índice lo resume en «Ventrega batalo», que no aparece en ninguna parte del papel.
  • Los nombres propios salen ora en castellano ora esperantizados dentro del mismo número: el escultor del monumento de Castellón es «Francisco Agut» en la página 2 y en su anuncio de la página 7, y «Francisko Agut» en el texto de las páginas 6 y 7; el profesor del curso universitario es «Augusto Casquero» en la página 4 y «Aŭgusto Casquero» en las páginas 8 y 14.
  • El nigeriano invitado a la inauguración de la nueva sede sale impreso «Samuel Abedowale» en la página 9, y firma el artículo de las páginas 15-16 como «Laŭ Samŭelo Abedowale», en un tipo caligráfico ornamental.
  • Dentro de ese mismo artículo, la ciudad nigeriana sale de dos maneras en una sola frase, «la Universitato de Ilorino (A kaj B)» y «urbego de Ilorin», junto a la sigla «Unilorino» de la universidad; el estado de Kwara va siempre como «Ŝtato Kŭaro».
  • En la página 6, en medio de un texto con los diacríticos bien impresos, una palabra sale escrita en sistema x: «sercxu ĝin inter la Avenuoj Almazora kaj Casalduch». La misma crónica da la pronunciación de las calles de Castellón entre barras, /kazalduk’/ y /Amaljo Ĥimeno/.
  • El cartel de la conferencia sobre Federico García Lorca reproducido en la página 5 sale demasiado tramado: solo se leen «CONFERENCIA / DE / FEDERICO GARCÍA LORCA», «Conferenciante: D. Miguel Fernández», «FACULTAD DE FILOLOGÍA», «SALÓN DE GRADOS» y «ENTRADA LIBRE». El subtítulo, la dirección, la fecha y la hora del acto no se leen en el papel.
  • El número es todo en esperanto: el único castellano aparece dentro de las imágenes —el cartel de la página 5, el anuncio «FRANCISCO AGUT — ESCULTURA y HERALDICA» de la página 7 y el rótulo de la puerta de la nueva sede, en la página 9, que debajo de una estrella verde dice «GRUPO ESPERANTO VALENCIA», con dos líneas pequeñas al pie (piso y teléfono) que no se leen.

Qué hay en este número

p. Título Idioma Firma
1 ESPERANTO EN LA UNIVERSITATO DE VALENCIO (kovrilpaĝo) epo
2 VALENCIA LUNO (kolofono kaj adresoj de la grupoj) epo
2 GRAVAJ OKAZINTAĴOJ epo La Estraro
3 INDEKSO epo
4 ESPERANTO ENIRAS UNIVERSITATON TRA LA GRANDA PORDO epo Laŭ Augusto Casquero
6 MONUMENTA KONGRESO EN KASTELJONO epo Laŭ Francisko Conejero
7 E-KURSO EN LERNEJO POR ADOLTOJ epo Laŭ José Joaquín Arnal
8 NOVA SIDEJO INAŬGURITA epo Raportas: Augusto Casquero
10 KONVERSACIA RONDO epo
11 NAVIGADO TRA INTERRETO! epo
11 «SOBAKIJO» epo
12 Ĉu Esperanto dikigas la homojn? La esperanta batalo de la ventroj. Ĉu Esperanto fartas bone? La ventra disputo Valencio-Barcelono. La esperanta monumento, plej bona atestanto de la 9-a kongreso de la Valencia Esperanto-Federacio kaj Murcio. epo Luis Serrano Pérez
14 PASKA FESTO EN RIVERA ĜARDENO epo Laŭ Alberto Bermeljo
14 LASTAJ NOVAĴOJ epo Laŭ Alberto Bermeljo
15 LA VENTO DE ŜANĜO ESPERANTA — Ĝia nerimarkebla obstaklo en Niĝerio (Afriko) epo Laŭ Samŭelo Abedowale

El boletín, entero

Página 1 del original
Página 1 del original

[BILDO p.1] Kapo de la kovrilo: verda rektangulo kun blanka desegnaĵo de la Torres de Serrans (la valencia urbopordego kun du turoj) maldekstre, la titolo VALENCIA LUNO en grandaj blankaj literoj — la komenca C de «VALENCIA» estas duonluno — kaj kvinpinta blanka stelo dekstre.

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

N-ro 46, aprilo 1998

[BILDO p.1] Granda nigra-blanka foto de plenplena universitata aŭditorio: dekoj da gestudentoj sidantaj sur la benkoj, vidataj de antaŭe-flanke, sub la neonlampoj de la plafono; malfone pordo.

ESPERANTO EN LA UNIVERSITATO DE VALENCIO

Página 2 del original
Página 2 del original

VALENCIA LUNO

Bulteno de Valencia Esperanto-Federacio

N-ro 46, Aprilo 1998.

Kunordiganto: Alberto Bermeljo.

Adreso ĉe VEF

Leĝa depono: V-1683-1983.

Sendata senpage al ĉiuj anoj de la grupoj de Valencia Esperanto-Federacio.

Aliaj abonantoj bv. meti 500 pesetojn por unu jaro en konton 0.017.830.270 de Caixa Postal, Plaça d’Espanya (València) kaj samtempe bv. sciigi la federacion pri via abono, nomo kaj adreso.

Valencia Esperanto-Federacio Av. Peris i Valero, 96-5 46006 València ☎ 96 – 374 43 99

Alakanta Esperanto-Grupo c/ Sant Ferran, 39 03001 Alacant

Ĉiam Esperanto c/ General Primo de Rivera, 6 03360 Callosa de Segura (Alacant)

Lumradio Casa de Cultura c/ Blasco Ibáñez, 8 46380 Xest (València)

Juna Suno (Junularo) Av. de la Vega, 4-4º B 03300 Orihuela (Alacant)

Verda Rondeto Passeig Morella, 2 Baix 12004 Castelló de la Plana

GRAVAJ OKAZINTAĴOJ

Dum la lastaj monatoj okazis en Valencio gravegaj eventoj, kiuj multe influos nian estontecon.

La 1-an de marto estis solene inaŭgurata nia nova sidejo, bele aranĝita kaj sufiĉe komforta kaj taŭga por plenumi la asocian laboron.

Dum la monato marto, en la Fakultato pri Filologio de la Universitato de Valencio, okazis kurso de Esperanto, unuafoje en nialanda historio kun akademia valoro je du kreditoj de «Libera Elekto». Aliĝis 60 gelernantoj, kaj multaj aliaj ne povis partopreni pro fizika spaco-manko en la klasĉambro, ĉar tute ne eblis antaŭvidi tiel grandan sukceson.

Kaj dum aprilo, en Kasteljono, dank’ al entuziasmo de la membroj de la grupo «Verda Rondeto», kaj ene de la solenaĵoj de la «9-a Kongreso de la Valencia Esperanto-Federacio kaj Murcio», kun partopreno de la lokaj aŭtoritatuloj estis inaŭgurata la «Placo Esperanto» kaj la monumento al ĉi tiu lingvo, farita de la kasteljona skulptisto Francisco Agut.

Baldaŭ, ekde la 25-a ĝis la 30-a de julio, okazos en la Fakultato de Filologio de Valencio la «1-a Apud-mara Kultura Esperanto-Semajno», por kiu oni antaŭvidas amasan partoprenon nacian kaj eksterlandan. Inter la plej interesaj aranĝoj de tiu «Semajno» troviĝas la Kurso de Esperanto laŭ Ĉe-metodo, far la slovaka profesoro Anton Zacharias.

La Estraro

Página 3 del original
Página 3 del original

[BILDO p.3] Granda griza kvinpinta stelo, en rastrumita duontono, meze supre de la paĝo.

INDEKSO

Esperanto en universitato de Valencio . 4

Monumenta kongreso en Kasteljono ….. 6

E-kurso por adoltoj ………………………….. 7

Nova sidejo inaŭgurita en Valencio …… 8

Konversacia rondo …………………………. 10

Interreto, «Sobakijo» ………………………. 11

Ventrega batalo ……………………………… 12

Paska festo. Radio Klara …………………. 14

Esperanto en Niĝerio ………………………. 15

Página 4 del original
Página 4 del original

[BILDO p.4] Foto de la sama plena klasĉambro/aŭditorio: dorse viditaj gestudentoj sur benkoj, kaj antaŭe, apud tabulo kaj fermita duobla pordo, staranta viro kiu parolas.

En Valencio, senprecedence!

ESPERANTO ENIRAS UNIVERSITATON TRA LA GRANDA PORDO

Laŭ Augusto Casquero

En la Fakultato pri Filologio de la Universitato de Valencio okazis, kun granda sukceso, kurso de E-o por universitatanoj. Ĝi estis la unua el la tuta Hispanio kun vera oficiala akademia valoro.

Ĉiu partopreninto ricevis atestilon, kiu samtempe valoras du akademiajn kreditojn. En la nuna universitata sistemo en Hispanio, en ĉiu kariero ekzistas la devigaj normalaj studobjektoj. Krome, ĉiu studento dum la kariero devas nepre elekti entute 15 kreditojn inter la diversaj proponitaj. Ĉi-jare inter tiuj oni metis la kurson de E-o.

Tute neantaŭvidite, ĉar la kurso devus okazi en la Lingva Laboratorio de la Fakultato, kiu havas entute 24 sidlokojn, kvankam oni planis ke la aliĝo daŭru ĝis monato kaj duono, en nur 4 tagoj aliĝis 40 gestudentoj. Tuj oni komencis demeti la

Página 5 del original
Página 5 del original

informfoliojn, pro spacomanko, por ke neniu plu aliĝu. Tamen finfine oni akceptis 60 partoprenantojn, metante aldonajn seĝojn en la klasĉambron. Sed, eĉ sen propagando, aliaj 40 interesiĝantoj petis aliĝi, kio tute ne eblis, ĉar ĉiuj pli grandaj klasĉambroj estis okupataj por tiuj datoj.

Do, por la venonta lernojaro de la universitato, ni jam havas liston de tiuj kiuj ne povis aliĝi, krom la scion ke tutcerte amaso da gestudentoj aliĝos, por kio oni pretigos pli grandan klasĉambron.

[BILDO p.5] Malhela foto de kelkaj personoj sidantaj ĉirkaŭ tablo kun teleroj kaj glasoj.

La profesoro estis Augusto Casquero, kaj agis kiel oficiala direktoro de la kurso doktorino Berta Raposo. Por la inaŭguro prelegis profesoro Antonio Alonso, eksa Prezidanto de HEF, kaj por la fermo, tute en Esperanto, prelegis la fama esperantista poeto Miguel Fernández, sub la titolo: «Sur la spuroj de Federico García Lorca».

Fine de la kurso, dum la Oficiala

[BILDO p.5] Reprodukto de la hispanlingva afiŝo de la prelego, kun rastrumita portreto de Federico García Lorca meze. Legeblas: «CONFERENCIA / [nelegebla] / DE / FEDERICO GARCÍA LORCA»; sub la portreto, en pli malgranda tiparo, «Conferenciante: D. Miguel Fernández ([nelegebla]) / FACULTAD DE FILOLOGÍA / SALÓN DE GRADOS» kaj du liniojn de adreso, dato kaj horo, kaj noteton, kiuj ne estas legeblaj; sube «ENTRADA LIBRE».

Fermo, la Dekanino de la Fakultato, Doktorino Carmen Morenilla, disdonis la diplomojn kaj varme rekomendis daŭrigi la lernadon de E-o, laŭ ŝi «la interkomunikilo de la estonteco», kaj ankaŭ instigis la partoprenintojn doktoriĝi pri Esperanto en la Fakultato. Samptempe ŝi informis ke laŭ la planoj de la Fakultato, la studado de E-o ne nur estos libere elektebla studobjekto, sed normala studobjekto de la kariero.

La semo tuj komencas doni frukton, ĉar jam diversaj hispanaj universitatoj petis informojn, por organizi similajn kursojn.

[BILDO p.5] Larĝa foto trans la du kolumnoj: kelkaj personoj en ĉambro kun tabloj, maldekstre du starantaj homoj, dekstre viro kaj virino sidantaj ĉe tablo kun bovloj kaj boteloj.

Página 6 del original
Página 6 del original

Valencia E-Federacio kaj Murcio

MONUMENTA KONGRESO EN KASTELJONO

Laŭ Francisko Conejero

En semajnfino, 4-an kaj 5-an de aprilo okazis en Kasteljono la jara (9-a) kongreso de VEF kaj Murcio. La evento distingiĝis per inaŭguro de «placo Esperanto» kun kvartuna skulptita ŝtono en ĝia mezo.

[BILDO p.6] Foto de la monolito: granda kruda ŝtonbloko kun skulptita cirkla motivo en la mezo, starigita antaŭ konstruaĵo; dekstre du personoj kiuj ĝin rigardas.

La kongreson organizis la ĵus naskita asocio «Verda Rondeto» de Kasteljono. En la inaŭguro de la «Placo Esperanto» partoprenis diversaj politikaj estroj, inter ili la vicurbestro, kiu prezidis la agadon. Ĉeestis ankaŭ la aŭtoro de la monolito, la artisto kaj skulptisto Francisko Agut. Kvankam li ne estas esperantisto, li sciis kapti la spiriton de la lingvo por krei ĉi longestarontan verkon.

Se vi, leganto, ankoraŭ ne vidis ĝin kaj iam iros tra Kasteljono, sercxu ĝin inter la Avenuoj Almazora kaj Casalduch /kazalduk’/, fine de la strato Amalio Gimeno /Amaljo Ĥimeno/.

Nu, ili ja estis du tagoj plenaj de kulturaj agadoj. Precipe menciindas du prelegoj fare de la profesoro Jesuo de las Heras. La unua pri la fama kasteljona gitaristo «Francisko Tárrega, vivo kaj verko». La dua pri «La babela sindromo», kiu temis pri la neperfekteco de la angla

[BILDO p.6] Foto de viro kun okulvitroj sidanta ĉe tablo, antaŭ librobretaro; sur la tablo glaso kaj bovlo.

lingvo kiel internacia lingvo. pro ties malfacilaĵoj por lernado, prononcado kaj pro duoblaj signifoj. Krome, okazis koncerto de la kasteljona sesopo «Cuerdas y voces», kiu regalis nin per diversaj popolkantoj. Ili efektive plaĉis al aktive partoprenanta publiko. Aliflanke, la nova dekjaraĝa promeso, Tomàs Fabregat i Mallasén, plezurigis nin per violonkoncerto gitare akompanata de sia patro.

La kongresanoj veturis tra Kasteljono urbo, per buso pagata de la urbo mem. Oni

Página 7 del original
Página 7 del original

[BILDO p.7] Foto de du knaboj: unu sidanta ludas gitaron, la alia staranta ludas violonon, antaŭ librobretaro.

vizitis du ekzpoziciojn: «La odoroj de Al-Andaluso» (islamepoka Hispanio) kaj alian pri antikvaj objektoj. Plie, antaŭ la fina bankedo, la skulptisto Francisko Agut montris sian laborejon.

Ni dankas al ĉiuj ilian ĉeeston, kaj esperas vian partoprenon en venontaj kongresoj.

[REKLAMO p.7] FRANCISCO AGUT — foto de kelkaj ŝtonaj skulptaĵoj sur breto — ESCULTURA y HERALDICA

E-KURSO EN LERNEJO POR ADOLTOJ

Laŭ José Joaquín Arnal

En la lasta novembro komencis nova Esperanto-kurso en la lernejo «Reina Dª Germana». La celo: ke ĉiuj povu koni la universalan lingvon. La kursgvidanto estis Augusto Casquero, membro de la valencia Esperanto-grupo. La sidejo estis, je la komenco, apud la monaĥejo de «San Miguel de los Reyes», kiu antaŭlonge estis malliberejo. Nun, ĝi estas riparata kaj transformata en bibliotekon. Tial, ni devis translokiĝi al nova sidejo, apud la strato «Alboraia».

Tiu ĉi sesmonata kurso ne nur konsistis el teoriaj klasoj, sed ankaŭ el aliaj aferoj (kiel prelegoj, konversaciaj rondoj, ktp) por kontakti kun aliaj esperantistoj kaj tiel praktiki parolante la lingvon.

Ni estis multaj tiam, kiam la kurso komencis. Bedaŭrinde, malmultaj el ni finos ĝin, sed tiuj malmultaj estos la semo de la estontaj generacioj de esperantistoj en Valencio, kaj tiel la movado daŭros viva.

[BILDO p.7] Grafika vinjeto (klipaĵo) en grizaj tonoj: silueto de instruisto kun montrobastono antaŭ tabulo, kaj antaŭ li kvin silueto-figuroj de sidantaj lernantoj.

Página 8 del original
Página 8 del original

Valencia Grupo

NOVA SIDEJO INAŬGURITA

Raportas: Augusto Casquero

La 1-an de Marto, en Valenciurbo, oni inaŭguris la novan sidejon de nia malnova kaj historia E-o-asocio. En la nova ejo, tute renovigita, farbita, ktp kuniĝis granda amaso da novaj kaj malnovaj membroj, kelkaj el ili, kiuj de longe ne venis al la klubejo, denove rekaptitaj.

[BILDO p.8] Granda foto de la inaŭguro: grupo da homoj staranta en la nova sidejo, konversaciante; maldekstre viro en kostumo, meze homoj ĉirkaŭ tablo kun manĝaĵoj; sur la muro pendas kadreto.

Ĉiuj laboroj estis faritaj malavare de membroj de la asocio, kiuj kun granda entuziasmo laboris por finpretigi ĉion akurate por la inaŭgurfesto. La etoso estis tre agrabla kaj amikeca, kaj ĉiuj aspektis ege kontentaj pro la aĉetado de la sidejo, kiu ekde nun restos por ĉiam la havaĵo de la asocio, kio donas pli optimisman prognozon por la estonteco, kaj permesos agi kaj labori kun granda libereco.

Por la inaŭgur-aranĝo salutis kaj prelegetis unue la Prezidanto, s-ro Sempere, la eksa prezidanto de HEF, s-ro Alonso, la Prezidanto de Valencia Esperanto-Federacio, s-ro Cabezos, kaj, leginte la ricevitajn salutmesaĝojn, la sekretario, Aŭgusto Casquero, krom kelkaj

Página 9 del original
Página 9 del original

gastoj, inter ili nia niĝeria samideano Samuel Abedowale.

Fine de la oficiala parto, la ĉeestantoj frandis bongustajn manĝaĵetojn, trinkaĵojn (inter kiuj ne mankis la tradicia hispana «sangría»), ktp, invito de la asocio.

La nova sidejo, sufiĉe bela kaj komforta, donas la adekvatan etoson kaj facilaĵojn por pli bone kaj efike labori por nia celo, diskonigi Esperanton.

[BILDO p.9] Foto de grupo da homoj sidantaj kaj starantaj en ĉambro de la sidejo, dum la inaŭgura akto.

[BILDO p.9] Foto de tri viroj konversaciantaj antaŭ librobretaro: unu kun hela ĉemizo, unu kun kravato kaj okulvitroj, kaj unu kun barbo.

Dank’ al la lasta kurso de E-o en la Universitato kaj al subvencio de la Konsilantaro pri Kulturo de la Valencia Komunumo, oni akiris modernan komputilon kun modemo, pere de kiu tuj oni komencos starigi kontaktojn kun la esperantistoj de la tuta mondo tra Interreto, la plej facila kaj malmultekosta sistemo por interkomunikado. Profitante tion, ĉiu-lunde, inter la 19-a kaj la 20-a horoj okazos en nia sidejo «Konversacia Rondo», kun la celo praktiki Esperanton (krokodilantoj, ne bonvenaj), kaj post ĝi, tiuj kiuj deziros konektiĝos pere de la komputilo kaj Interreto kun nia eksterlanda movado. Ĉiuj estas invitataj.

[BILDO p.9] Foto de tri personoj: virino kun ĉapelo maldekstre, maljuna viro kun kravato en la mezo, kaj virino kun beko-ĉapo dekstre.

[BILDO p.9] Foto de kelkaj personoj sidantaj ĉirkaŭ tablo kun boteloj kaj teleroj, en la nova sidejo.

[BILDO p.9] Foto de la ŝildo de la nova sidejo: verda kvinpinta stelo supre kaj la teksto GRUPO ESPERANTO VALENCIA; sub ĝi du malgrandaj linioj (etaĝo maldekstre, telefonnumero dekstre) [nelegebla].

Página 10 del original
Página 10 del original

[BILDO p.10] Foto de sep personoj — kvin sidantaj sur benko aŭ seĝoj kaj du starantaj malantaŭe — kiuj rigardas la kameraon, en ĉambro kun malhela fono.

KONVERSACIA RONDO

ĉe la Valencia Grupo

Lunde 19h – 20h

Pasintan lundon, 27-an de aprilo, oni elektis la jenajn temojn por pridebato en ĉiu konversacia sesio (Vi rajtas almeti pli):

DATO TEMO BALOTOJ
1 Majo 4 35-hora laborsemajno (Ĉu labori aŭ ne labori?) 9
2 11 Kunlaboro kun E-programo en Radio Klara 8
3 18 Ĉu aŭtomobilo aŭ biciklo? 8
4 25 Kampanjo 2000 de la E-movado 7
5 Junio 2 «Valencia Luno» 6
6 9 Projektoj de la Valencia E-Grupo 6
7 16 La familio 6
8 23 Interreto 5
9 Eŭropo 4
10 Vojaĝo al Montpeliero 3
11 Eŭro 1
12 Pasintaj kongresoj 0

Página 11 del original
Página 11 del original

La datoj estas provizoraj. Kaj la kvar lastaj temoj (sen dato) ne estas certaj, ĉar ilin balotis malpli ol duono da ĉestantoj (9). Tamen, estas klare ke ĉiulunde senescepte okazos konversacio. Sed, se vi deziras kontroli pri iu konkreta temo, rigardu la ejan anonctabulon aŭ telefondemandu al la Asocio.

Kaj sekve… (20h-21h)…

per la nova komputilo de la Asocio, tra esperantaj maroj. Nemaltrafeble !!! 🙂

[BILDO p.11] Humura desegnaĵo: birdosimila bestofiguro (kun beko kaj birdaj piedoj) staranta kun granda martelo levita super komputilo, kiu kuŝas sur unupieda tableto.

Lasta vendredo de ĉiu monato, je la 20:30

«SOBAKIJO»

(= bufedo por kiu ĉiu partoprenanto alportas manĝaĵon)

[BILDO p.11] Granda desegnaĵo de ĉampanbotelo kies korko ĵus elsaltis, kun ŝprucanta ŝaŭmo.

Página 12 del original
Página 12 del original

Gasta kontribuo:

Ĉu Esperanto dikigas la homojn? La esperanta batalo de la ventroj. Ĉu Esperanto fartas bone? La ventra disputo Valencio-Barcelono. La esperanta monumento, plej bona atestanto de la 9-a kongreso de la Valencia Esperanto-Federacio kaj Murcio.

[BILDO p.12] Foto antaŭ la monumento de Kasteljono: du korpulentaj viroj en helaj ĉemizoj staras dorse-flanke antaŭ la granda skulptita ŝtono, kiu montras du manojn subtenantajn stelon; malfone loĝdomo kaj konstru-gruo.

Página 13 del original
Página 13 del original

Kara samideano,

ne miru se vi trovas tro da titolo por ĉi tiu sensuka artikolo. Kiam oni verkas artikolojn, ĉiam estas la du jenaj embarasoj por la verkisto, kian titolon meti, kiu bone resumu la enhavon de la teksto, aŭ male, ofte okazas ke en la kapo de la verkisto nestas kelkaj titoloj kaj la duboj invadas la menson de la malfeliĉa verkisto.

Nu, en ĉi tiu kazo, mi decidis meti multajn titolojn, por ke vi elektu tiun, kiu plej plaĉas al vi. (Ne diskutu se iuj elektis alian.) Mi petas ke vi trankvile, tre trankvile rigardu la monumenton inaŭguritan la 4-an de aprilo 1998-a en tiu bela urbo Kasteljono. Kaj kion vi vidas? Grandan ŝtonon, kiu anoncas al la mondo, ke ni ankoraŭ vivas. Kaj por konvinki ĉiujn skeptikulojn pri la bona farto de la Esperanto-movado jen tiuj du ventroj (unu pli granda ol la alia, ĉion oni devas klarigi). Nu, mi petas al vi, krom uzi la facilan gramatikon de Esperanto kiel la plej bonan fundamenton por la venko de nia kara lingvo, volu aldoni tiun alian fundamenton, kiu montras al vi la bildon. Dum tiuj ventroj kaj multaj aliaj subtenos Esperanton, la movado neniam malaperos. Tio jes, ni iros malrapide, ĉar kun tiuj ventroj kaj la baroj, kiujn ni trovas en nia ĉiutaga diskonigo de nia kara lingvo, ni ne multe povos rapidi, sed nia irado ne estas, nek estos, haltigebla. En la kapo, en la menso, ni havas la ideon, sed en tiuj ventroj troviĝas la fizika forto, kiu movos la lacigitajn kolegojn.

Tiu bildo ankaŭ montras, kiom bona estas tiu kuracilo nomata Esperanto. Karaj, ankoraŭ ne esperantistoj, anstataŭ viziti la kuraciston pro kiu ajn doloro, vi vizitu kurson de Esperanto, baldaŭ via ventro dikiĝos pro la kalorioj kiujn donas al vi tiu medikamento nomata Esperanto (mi devas vin averti ke tiu medikamento ne estas pagata de la Socia Sekureco).

Sed mi iomete hontas tiom skribante pri tiuj ventruloj. Vi rigardu malantaŭ tiuj ventroj, kaj, kion vi vidas? Ŝtonon kvazaŭ eltiritan hieraŭ el la ŝtonminejo, en pura sovaĝa stato, sed kun bilda mesaĝo plena de signifo, du manoj, kiuj subtenas stelon, kiu siavice radias lumon kaj kulturon al la mondo. La mondo, la universo, ĉiam super ni. Sed meze aŭ interne de tiu mesaĝo, ankaŭ troviĝas la spirito de Paco, Paco, Paco, tiu mirinda vorto, serĉata, amata de ĉiu honesta civitano. Kiam floros la nun konstruata placo kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, la loko estos nepre vizitinda (kompreneble, tiuj dikuloj devas malaperi, aŭ ĉu vi pensis, ke ankaŭ tiuj du ventreguloj venintaj el Valencio kaj Barcelono estas parto de la monumento?. Rilate al tiuj ventreguloj vi ne estu tiom bonanima persono, ĉar en tiu momento ili pensis: «nu, nun la sinjoro vicurbestro, kiu tiom laŭdis nian laboron por la homaro, sendube gastigos nin kaj ni intencas tute plenigi ĉi tiujn malsatantajn stomakojn. Kaj tio okazis reale, la Kasteljona magistrataro malavare nin regalis, kaj pro la du ventreguloj, mi pensas ke eĉ la buĝeto de la urbestraro ne sufiĉis.

Karaj gesamideanoj, nun vi ne ploru, ĉar vi ne iris al tiu kongreso de la Valencia Esperanto-Federacio kaj Murcio, kaj kulpu neniun escepte de vi mem, kiu neglekteme restis en via brakseĝo rigardante ĉu la televidon, ĉu la muŝojn de via salono-dormejo.

Ventroj grandaj kaj feliĉaj, ornamu pliajn monumentojn. Kaj vi, tre lerta esperantisto (eĉ se iam ne ĝuste aplikas la akuzativonl), ne pensu, kaj, ankoraŭ malpli, diru: «kiam tiuj ventruloj naskos bebojn?»

Luis Serrano Pérez

Página 14 del original
Página 14 del original

PASKA FESTO EN RIVERA ĜARDENO

Laŭ Alberto Bermeljo

Sabaton 11-an de aprilo, Eduardo vokis al liberaera festo sur la riverĝardeno. Falafelo, biero, E-libroj kaj kajtoj estis la eksploda kombino.

La evento estis diskonigita ne nur al esperantuloj sed ankaŭ al publiko pere de Radio Klara. Tial alvenis homoj el najbara programo «Arkoiris» (Ĉielarko), kaj aliaj demandantoj, pri kiuj ni ne povas aserti ĉu ili venis pro la radioanonco aŭ hazarde trairis.

Tamen, la tago, kvankam suna, turniĝis ventega kaj malvarmeta, kio, plus la paska feriado, igis aspektigis la riverĝardenon preskaŭ dezerte kompare kun aliaj sabatoj.

Estis kurioze ke el la apenaŭaj homoj kiuj iel trairis (promene, bicikle, kurante) granda parto haltis por rigardi kaj eble demandi, eĉ peti aniĝi en E-asocio.

La stando aspektis jene: unu tablo kun E-aĵoj (informiloj, lernolibroj kaj legaĵoj) kaj aliaj kun manĝo («falafelo», tipe araba sandviĉo). E-aj partoprenantoj: Rafa, Araceli, Jesuo, Alberto, Eduardo, Berta, Maria, Jozefo, Aŭgusto kaj familio, Raúl kaj Alicia (lernantoj). Ni kunvenis je la 11-a kaj post surloka tagmanĝo, plejmulto forveturis ĉe Eduardo kaj Berta, kie ni restis ĝis nokto, manĝante ĉurojn kaj flugigante kajtojn ĉe la horto de Alborajo.

Ĉi tio validu kiel ĝenerala trejnado por la Alternativa Foiro, kaj ni planas baldaŭ ripeti la aranĝon.

Radio Klara

LASTAJ NOVAĴOJ

Laŭ Alberto Bermeljo

Ekde Aprilo, Esperanto-programo en Radio Klara ne nur ŝanĝiĝas al pli konvena horo (17h, marde), sed ankaŭ pligrandigas la uzadon de Esperanto en la elsendo mem.

La celo de ĉi tio estas duobla:

1/ Prediki per la ekzemplo, ĉar ni pripensis ke ni multe babilas pri boneco de Esperanto, sed mankas praktika elmontro de la lingvo mem. Jam iuj aŭskultantoj petis tion, kaj ni esperas ke rekta aŭdado de E-o vekos la intereson de aŭskultantoj pli ol «prelegoj dignaj de pastro».

2/ Aliflanke ni celas doni al valenciaj esperantemuloj pli da ŝancoj aŭskulti la internacian lingvon. Fakte, la elsendo jam atingas iujn 30 km ĉirkaŭ Valenciurbo, kaj estas planata plipotencigo al distanco de Sŭeko, Gandio, Kasteljono… Do, dezireble, ni kovros konsiderindan loĝantaron de du/ tri milionoj da homoj.

Plie, pere de Interreto ni nun atingas freŝajn novaĵojn, ĵus okazintajn. La eskemo de ĉiu programo ofte varias. Sed, pli aŭ malpli ĝi estas tia:

  • Komence, mallongaj novaĵoj.
  • Monografioj, intervjuoj kaj diskutoj.
  • Amuzaj dialogoj en Esperanto.
  • Facilaj artikoloj el Kontakto k.s.
  • Kurso por komencantoj.
  • Multe da muziko. Lasta akiro estas kompaktdisko Vinilkosmo II.

Página 15 del original
Página 15 del original

Dum la programo eblas telefoni por interveni. Sed, se vi volas ne esti aŭdata de aŭskultantaro, prefere telefonu dum kanto.

Krom la programo, ni regule partoprenas la asembleojn de Radio Klara en kiuj oni kolektive realigas la mastrumadon de la elsendejo. Tiel ni ankaŭ komencas esti konataj. Kaj, ĉi-aprile, ni kunlaboris kampanjon por plibonigi la financojn de la Radio (donacante esperantaĵojn por aukcio), ĉar la kotizoj de la programofarantoj montriĝas nesufiĉaj. Oni do instigas homojn aniĝi kiel aŭskultantoj. Se vi emas helpi ĉirilate aŭ per aparta donaco, bv. kontakti iun el la E-a radioteamo aŭ iun ajn alian el Radio Klara.


Gasta kontribuo

LA VENTO DE ŜANĜO ESPERANTA

Ĝia nerimarkebla obstaklo en Niĝerio (Afriko)

Laŭ Samŭelo Abedowale

La vento de ŝanĝo estas blovanta trans la mondo. La popolo volas ŝanĝojn. Ili volas solvi la malfacilojn de sia mondo. Ili volas eviti malŝparon de mono kaj tempo. Ili volas praktiki novajn, mirindajn ideojn. Ili volas ŝanĝojn.

Tiu ĉi estas la antikva rakonto de Babelo. Oni loĝis en la valo. Oni poste volis loĝi en la urbego, kun la «turo» al la ĉielo. Bonege! Jes, nia deziro pri ŝanĝoj restas sama, eĉ nuntempe.

Nun, ni kampanjas por «Esperanto 2000». Kiel afrika poeto diris antaŭlonge: «Por ke ni ne iĝu la lastaj», kiam li poeziigis la klopodojn de sia popolo transformi laŭ la nova alportanta evoluo de koloniismo, dum la periodo. Hodiaŭ, ankaŭ mi diras «Por ke ni ne iĝu la lastaj esperantistoj». Mi diras ĉi tion, ĉar jen nerimarkebla obstaklo sur la vojo de vento de ŝanĝo de Esperanto estas blovanta tra Afriko. Tiel, mi klarigos kaj proponos mian solvon.

Antaŭ kelkaj jaroj, ni flamis por E-o en la ŝtato Kŭaro de Niĝerio. Dum tiuj jaroj, ni fondis la E-Movadon de Unilorino (EMU), kies sidejo estis en Universitato de Ilorino (Unilorino). EMU estis registrita neregistara organizo en Ŝtato Kŭaro. Ni havas grandajn membrojn, kiuj estis en diversaj grupoj, tiel el la Universitato de Ilorino (A kaj B), Seminario de ECWA en Igbaĝo, urbego de Ilorin kaj el aliaj lernejoj.

Ni spertis multajn malfacilaĵojn. Kelkaj el ili rilatis al la politikekonomia situacio en la lando (Niĝerio), pro la diktatora registaro, kiun ni havas tie (tiuj problemoj ests rimarkeblaj). Sed, la malfacilaĵo kiun mi deziras klarigi nun estas la nerimarkebla

Página 16 del original
Página 16 del original

problemo: la influo de religia antaŭjuĝo kiel obstaklo kontraŭ progreso de Esperanto en Niĝerio.

La religia misio alportis edukadon en Niĝerion. Suda Niĝerio estas la plej edukita. Tamen, plejmulto de la popolo estas kristana. Pli multaj el ĉi tiuj kristanoj estas protestantoj. Tiu ĉi speco de kristanoj estas agemega. Oni instruis pri venonta granda monda registaro. Registaro de «Anti-Kristo». Tiam, kiam la mondo uzos saman monunuon. Ĉu ĝi estos la dolaro, la Eŭro aŭ kio? Kiam la popolo devos porti numeron antaŭ ol aĉeti aŭ vendi ion. La numero estos ses, ses, ses (sescent sesdek ses) 666. Kiam la mondo uzos lingvon. Ĉu ĝi estos la angla, la franca, la hispana aŭ Esperanto? Oni diris ke ĝi estos Esperanto!! Mi ne ŝercas, tiu ĉi doktrino varias de unuj protestantaj eklezioj al aliaj. Sed ili havas saman principon.

Per la helpo de nia ĉefa kunlaborantino kaj koresponda instruistino (s-ino Helga Farukuoye), ni povis ricevi librojn kaj ĵurnalojn de Radio Aŭstria Internacia. Mi povis transdoni la librojn al nia universitata biblioteko por inkludi ilin en ĝia havaĵo, sed ĝis nun ni ne povis katalogi ilin. Kontraŭe, Adebayo Afolaranmi, membro de nia estraro ankaŭ kaj lidero de seminaria grupo, ne povis transdoni tiujn Esperantajn librojn al sia lerneja biblioteko en Igbaĝo, ĉefe pro la problemo de antaŭjuĝo kontraŭ Esperanto kiel hereza doktrino.

Tamen, multaj el niaj komencantoj rezignis, post dua leciono de la korespondaj kursoj, ĉefe pro iliaj fortaj ligoj kun sia religia kredo, kiu vidas herezon en la ideo de Esperanto, lingvo monda kiel lingvo de la Antikristo.

Tiu ĉi ŝajnas tre simpla kaj banala okazaĵo, sed ni rekonis la forton de tiu ĉi fakto en malprogreso de nia flamanta entuziasmo en EMU.

Unue, ni klopodis klarigi la neŭtralan statuson de Esperanto rilate nian religian kredon, kaj per la helpo de nia biblio (Esperanta), ni montris ke jam estas multaj kristanoj kiuj estas esperantistoj. Tia klopodo helpis, sed malmulte. Krome, dum nia renkontiĝo kun s-ano Osho Davies Olubunmi (kunlaboranto de Kontakto en Niĝerio), ni priparolis ĉi tiun problemon, kaj ŝajnis ke fondi grupon de esperantistaj kristanoj povos helpi multe. Tiam, ni fondis la organizon Kristanoj Esperantistoj el Niĝerio (KEN), por disvastigi la nerilaton de Esperanto al ia ajn religio. Kristanismo inkludiĝis inter ili.

Nuntempe, ŝajnas al mi ke, se ni ne povas tute klarigi la neŭtralecon de nia lingvo antaŭ la intensiĝo de ĉi tiu antaŭjuĝo, ni povos havi multajn malfacilaĵojn en la venontaj jaroj en landoj kiel Niĝerio, ktp, kiuj havas seriozan kaj fanatikan kredon aŭ doktrinon.

Do, mi esperas ke ni laboros kune kun multaj esperantistaj afrikanoj por transdoni materialojn, kiuj povu helpi ne nur instruante Esperanton, sed ankaŭ klarigante nian neŭtralan statuson rilate religion.

Jen multaj problemoj, kiujn oni havas pri disvastigo de Esperanto en Afriko, precipe en Niĝerio. Ili rilatas multe al la politika, socia kaj ekonomia situacio en la kontinento. Sed, kiam la problemo estos fine solvita, la antaŭjuĝo povus resti. Do, prefere klarigi kaj solvi ĝin nun.

[BILDO p.16] Tre malhela kaj malklara nigrablanka foto ĉe la malsupra dekstra angulo de la paĝo: silueto de persono kun la kapo videbla kontraŭ pli hela fono, ŝajne en interno apud tablo aŭ pupitro. Sen apudskribo.

Valencia Luno n.º 47 (octubre de 1998)

Texto completo del número 47 de Valencia Luno, el boletín del Grupo de Esperanto de Valencia, de octubre de 1998: 18 páginas transcritas del original.

Portada de Valencia Luno n.º 47, octubre de 1998.
Portada de Valencia Luno n.º 47, octubre de 1998.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_1998_n47_okt

Qué tiene de especial este ejemplar

  • Las páginas 17 y 18 están impresas en papel verde: son una hoja encartada con la inscripción y el alojamiento del 58.º Congreso Español de Esperanto (Castellón, 17-21 de julio de 1999), mientras que el resto del boletín va en papel blanco.
  • El programa del 10.º Congreso de la Federación (p. 16) da el mismo título de dos formas: a las 13.00, como conferencia de José Pina Tuells, imprime «LA AKTUALA VIRSEKSECO», y a las 10.30, como mesa redonda, «La aktuala virsekceco», con -kc-.
  • La lista de propuestas del «ALVOKO DE I.L.E.I.» (p. 6) va numerada 3.1, 3.2, 3.3, 3.3 y 3.4: el punto 3.3 sale repetido.
  • Varios nombres propios salen con erratas que dificultan su búsqueda: «Universitato de Müenster» por Münster en la firma de Rudolf Fischer (p. 8), «Gerit Berveling» en el número 24 de la lista de libros y «Gerrit Berveling» en el número 30 de la misma lista (p. 11), y «Kep Enderby (Aŭstrlio)» por Aŭstralio (p. 14).
  • El número mezcla tres maneras de escribir las letras acentuadas del esperanto. La caja no tenía la ĥ e imprime ñ en su lugar: «paroño» (p. 8), «monañejo» (p. 9), «(Ĉeñio)» (p. 14). En otras líneas aparece el sistema x —«la angla ne suficxas» (p. 8), «Cxiuj» (p. 18)— y el sistema h —«Negha lando» (p. 11)—, en medio de texto con los acentos bien puestos.
  • El billete de lotería reproducido en la página 4 (número 13235, sorteo del 22 de diciembre de 1998, 160 pesetas) lleva un sello redondo sobre la dirección del grupo, que le tapa el final, y la nota menuda del pie queda ilegible: solo se distingue «PREMIOS ESPECIALES A REPARTIR SEGÚN … EN EL BANCO».
  • En la hoja de inscripción del congreso de Castellón (p. 17), la abreviatura que precede a la Asociación «Verda Rondeto» está impresa «L.G:», y no «L.K.K.», la sigla habitual del comité local organizador.
  • La página 2 no da ninguna dirección propia del boletín: están el pie de imprenta —redactor y cajista, Augusto Casquero; «Depósito Legal V – 1683 – 1983»— y las direcciones de las cinco asociaciones miembros de la federación, en Valencia, Alicante, Callosa de Segura, Cheste y Orihuela.

Qué hay en este número

p. Título Idioma Firma
1 KELKAJ EL NIAJ MEMBROJ EN LA 83-a UK (Montpellier) (kovrilpaĝo) epo
2 Kolofono kaj membraj asocioj epo/spa
2 VIGLA AKTIVADO epo La Estraro
3 Venontaj aranĝoj epo
4 Zamenhofa Tago epo
4 KRISTNASKA LOTERIO epo/spa
5 «1-a APUD MARA KULTURA ESPERANTO-SEMAJNO» epo Augusto Casquero
6 ALVOKO DE I.L.E.I. epo Maŭro La Torre (ILEI-prezidanto)
7 KURSOJ DE ESPERANTO EN VALENCIA epo/spa
8 RAPORTO PRI PILGRIMADO AL SANTIAGO DE COMPOSTELA (HISPANUJO) epo Rudolf Fischer, Universitato de Müenster (Germanio)
10 EKZAMENOJ DE ILEI epo Juan Antonio Giménez
10 EKZAMENOJ DE ILEI. ALIĜO epo
10 URĜA SCIIGO epo
10 KIEL DIRI: spa/epo MGA
10 REZOLUCIO DE S.A.T.-KONGRESO epo
11 EKFUNKCIIS PUBLIKA KLAĈEJO POR ESPERANTISTOJ epo Franko Luin
11 SERIO «ORIENTO-OKCIDENTO» epo
12 «HEROLDO» REIROS AL SIA LEGITIMA POSEDANTO epo G. C. Fighiera, prezidanto de la societo «Heroldo de Esperanto»
13 KURTE — 50 JAROJ DE LA RESTARIGO DE LA AKADEMIO DE ESPERANTO epo Ilona Koutny
13 KURTE — INTERRETA PRIVATA ESPERANTO-RADIO epo El «Eventoj»
13 KURTE — ALIA UNIVERSITATA TEZO PRI ESPERANTO epo Venezuela Esperanto-Asocio
13 KURTE — LA AKADEMIO KUN NOVA ESTRARO epo
14 KEP ENDERBY. PREZIDANTO DE UEA EL LA SUDA HEMISFERO epo el «La Ondo de Esperanto»
14 NOVA ESTRARO DE UEA epo
15 MIGUEL FERNÁNDEZ GAJNIS LA PREMION «LA VERKO DE LA JARO» epo La Redakcio de Boletín, Hispana Esperanto-Federacio
15 NUDA VIRINO (poemo) epo Miguel Fernández
16 10-a KONGRESO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO KAJ MURCIO epo/spa
16 ALIĜILO KAJ MENDILO epo
16 INFORMOJ PRI LOĜADO epo
17 58-a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO kaj 9-a EŬROPA ESPERANTO-FORUMO (aliĝilo) epo
18 LOĜADO epo

El boletín, entero

Página 1 del original
Página 1 del original

[BILDO p.1] Kapo de la bulteno: verda rektangulo kun blanka desegnaĵo de la valencia turo «Torres de Serranos» maldekstre, granda blanka lunarko formanta la literon C, la teksto «VALENCIA LUNO» per grandaj blankaj literoj, kaj kvinpinta stelo dekstre.

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

N-ro 47, oktobro 1998

[BILDO p.1] Granda nigrablanka foto: grupo de ok personoj — plenkreskuloj kaj du infanoj — pozantaj ekstere nokte, unu el ili portas T-ĉemizon kun la vorto «esperanto»; ĉirkaŭbrakumantaj sin, ridetantaj al la fotilo.

KELKAJ EL NIAJ MEMBROJ EN LA 83-a UK (Montpellier)

Página 2 del original
Página 2 del original

[BILDO p.2] Malgranda versio de la kapo de la bulteno: la turo, la lunarko-C, «VALENCIA LUNO» kaj la stelo, presitaj nigre.

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

MEMBRAJ ASOCIOJ:

GRUPO ESPERANTO DE VALENCIA Avenida Peris y Valero, 96, P-5 ES-46006 VALENCIA Tel.- fakso: 96 3744399 BANCAJA: konto 0009.310.116.9604

«GRUPO ESPERANTO DE ALICANTE» C/ San Fernando, 39 ES-03001 ALICANTE

«ĈIAM ESPERANTO» C/ General Primo de Rivera, 6 ES-03360 CALLOSA DE SEGURA (Alicante)

«LUMRADIO» Casa de Cultura, Blasco Ibáñez, 8 ES-46380 CHESTE (Valencia)

Asociación Juvenil «JUNA SUNO» Avda. de la Vega, 4, 4º – B ES-03300 ORIHUELA (Alicante)

**********

Redaktoro kaj kompostisto:

Augusto Casquero

Noto: Pri la enhavo de la artikoloj respondecas la aŭtoroj mem.

Depósito Legal V – 1683 – 1983

N-ro 47, oktobro 1998

VIGLA AKTIVADO

Dum la lastaj monatoj la aktivado de la membroj de niaj asocioj estis ege granda. Krom la organizado de la «1-a APUD-MARA KULTURA ESPERANTO-SEMAJNO», en la Fakultato pri Filologio de la Universitato de Valencia, kaj la okazigo de kursoj en diversaj lokoj, ne nur en la E-aj asocioj, sed ankaŭ en lernejoj kaj universitato, ni povas mencii la grandan ĉeeston de valenciaj esperantistoj al la 83-a Universala Kongreso en Montpellier, al la 57-a Hispana Kongreso de Esperanto, en Valladolid, Internacia Infana Kongreseto en Sommiéres (Francio), ktp.

Por la venontaj monatoj okazos kursoj en la lernejo por plenkreskuloj «Reina Doña Germana», en niaj asocioj, en la universitato (grava novaĵo estas la okazigo de kurso de Esperanto en la Universitato de La Laguna, (Tenerife), kun oficiala akademia valoro je 3 Kreditoj.

Ni ne devas forgesi la baldaŭan okazigon de la «Kongreso de Valencia Esperanto-Federacio kaj Murcio», kiu okazos en Lorca (Murcio), 17/18 de aprilo 1999, entuziasme organizita de niaj murciaj samideanoj, kaj de la «58-a Hispana Kongreso de Esperanto»,17/21 de julio 1999, organizita de la esperantistoj de Castellón.

Daŭre ni organizas la merkredajn kunvenojn, la «sobaquillo» (lastan vendredon de ĉiu monato), la konversaciajn rondojn lunde, kaj tute nova aranĝo, la «perinternetaj babiladoj» tra nia komputilo (ĉiuj estas bonvenaj).

Do, iom post iom niaj aktivaĵoj kreskas, kaj plu kreskos kun la helpo de ĉiuj.

La Estraro

Página 3 del original
Página 3 del original

Venontaj aranĝoj

1.- Ĉiu lundo kaj merkredo, je la 20-a horo, en Grupo Esperanto de Valencia, la interesiĝantoj havos okazon «ŝipi» tra Internet, pere de la asocia komputilo. Eblas serĉi esperantajn paĝojn, interesajn informojn, kaj eĉ babiladi pere de la mikrofono kun esperantistoj el la plej foraj landoj de la mondo. Ĉiuj estas bonvenaj.

[BILDO p.3] Desegnaĵo enmeta en la tekston: persono sidanta antaŭ komputilo sur tableto, kun klavaro kaj ekrano.

2.- «VESPERMANĜO AKSELPORTITA».

Lastan vendredon de la monato, kiel kutime, okazos «SOBAQUILLO» en nia sidejo. La celo de ĉi tiu aranĝo estas faciligi kaj instigi la kunvivadon inter niaj membroj. Venu, kaj ne forgesu porti vian propran manĝaĵon kaj trinkaĵojn. Ĉi monate la «sobaquillo» okazos la 30-an de oktobro, je la 21.30. Ankaŭ amikoj kaj familianoj estas bonvenaj.

[BILDO p.3] Desegnaĵo enmeta en la tekston: kvar personoj — du virinoj, viro kaj infano — ĉirkaŭ tablo, manĝantaj kaj servantaj sin.

3.- VIDEO-PROJEKCIADO

Merkrede, la 4-an de novembro, kaj sub la reĝisorado de nia samideano Luis Salag, oni projekcios video-filmon, entenante la prelegon farita de Doktorino Ilona Koutny okaze de la Universala Kongreso en Montepellier (Francio).

[BILDO p.3] Desegnaĵo de televidilo kun malhela ekrano, enmeta en la tekston.

4.- PRELEGO

Sub la titolo: «NUNTEMPA SITUACIO DE LA INSTRUADO DE ESPERANTO EN HISPANIO», Augusto Casquero klopodos informi nin pri tiu grava aspekto de la poresperanta aktivado, pli grava en la nuna momento, tre favora por ĝia instruado oficiale en lernejoj, ĉefe ĉe universitatoj kaj mezlernejoj.

[BILDO p.3] Desegnaĵo enmeta en la tekston: silueta figuro kun montrobastono antaŭ nigra tabulo, kaj du sidantaj aŭskultantoj.

5.- ZAMENHOFA TAGO. 19-a de decembro.

6.- «10-a KONGRESO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO KAJ MURCIO». Lorca (Murcia), 17/18 de aprilo 1999.

7.- «58-a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO» KAJ «9-a EŬROPA ESPERANTO-FORUMO», Castellón (Hispanio), 17-21 de julio 1999.

8.- VOJAĜO. Okaze de la Universala Kongreso en Berlin (Germanio), kiu okazos inter la 31-a de julio kaj 7-a de aŭgusto 1999, Grupo Esperanto de Valencia komencas fari la demarŝojn por organizi la vojaĝon per aŭtobuso al tiu kongreso. La provizora plano estas foriri el Valencio per tiu aŭtobuso la 29-an de julio, dormi du noktojn dumvoje (en lokoj ankoraŭ ne elektitaj), alveni la 31-an de julio en Berlinon. Tie ni restos dum la UK. La 7-an de aŭgusto ni iros al Torun (Pollando), kie okazos la «10- Eŭropa Esperanto-Forumo», restante tie 4 tagojn. Kaj la 11-an de aŭgusto ni reveturos valencien, kie ni alvenos la 13-an de aŭgusto. Por tiuj kiuj havas intereson kunvojaĝi, ni rekomendas fruan aliĝon al la vojaĝo, por ke estu pli facile por la organizantoj fari la budĝeton kaj elekti la itinerojn.

[BILDO p.3] Desegnaĵo de urba aŭtobuso vidata flanke, kun pasaĝeroj ĉe la fenestroj, enmeta en la tekston.

KORAN DANKON !!! La membraro de GEV deziras esprimi sian dankemon al niaj elstaraj kaj antikvaj membroj, s-ro Félix Navarro kaj s-ro Marco, pro la donaco de granda kvanto da valoraj libroj kaj gazetoj de Esperanto por la biblioteko de la asocio

[BILDO p.3] En la sama kadro, malgranda desegnaĵo de stako da libroj.

Página 4 del original
Página 4 del original

[BILDO p.4] Desegnita portreto de L. L. Zamenhof: kalva kapo, okulvitroj kaj barbo, kun jako, kravato kaj blanka kolumo.

Zamenhofa Tago

Okaze de la datreveno de la naskiĝo de la kreinto de Esperanto, Doktoro Ludoviko Zamenhof, kaj kiel estas jam tradicio en nia asocio, la valenciaj esperantistoj festos tiun gravan okazintaĵon per programeroj allogaj.

La programo ĉi jare estas la jena:

Tago: 19-a de decembro, sabato

12.00 Metado de honorkrono al Doktoro Zamenhof ĉe ties strato. 13.00 Prelego en nia asocio, Avenida Peris y Valero 96. Temo: «ESPERANTO EN INTERNET» 14.00 Oficiala Bankedo, ĉe la Restoracio «La Stelo». Strato Sevilla, 30. Telefono: 96 3410090. NEPRA ANTAŬMENDO.

[BILDO p.4] Maldekstre de la menuo, desegnaĵo de du ĉampanglasoj kun brilaĵoj.

«Paella» kun kokido kaj kuniklo Deserto: Migdala pudingo karameligita kun kremaĵo

Trinkaĵoj: Vino, biero, refresigaĵoj, kafo.

[BILDO p.4] Dekstre de la menuo, desegnaĵo de du balonoj kun ŝnuretoj.

Tiuj kiuj deziras ĉeesti la bankedon devas fari rezervon anticipe, kaj pagi ĝin ĉe Grupo Esperanto de Valencia. La prezo estas 1.750 pesetoj. Ne lasu ĝin por la lasta momento, por helpi la organizantojn.

KRISTNASKA LOTERIO

[BILDO p.4] Maldekstre, desegnaĵo de stakoj da moneroj; dekstre, desegnaĵo de mano tenanta monsakon.

[REKLAMO p.4] Faksimilo de loteria bileto. Maldekstra parto (kun ronda stampo supermetita): «GRUPO ESPERANTO DE VALENCIA / Cursos Trimestrales / todo el año / miércoles / de 19 a 20 y de 20 a 21 / Av. Peris y Valero, 96, 3.º, 5.º[?] / Teléfono 96 374 43 99 / 46006 VALENCIA». Dekstra parto: «Lotería Nacional / Dep. Pagos miercoles de 19 a 21 / El portador participa con 160 pesetas en el / N.º 13235 / Sorteo 22 Diciembre de 1998 / Son 160 Pesetas / [nelegebla malgranda noto:] NOTA.- … PREMIOS ESPECIALES A REPARTIR SEGÚN … EN EL BANCO». Vertikale inter ambaŭ partoj: «N.º 000206».

Oni povas aĉeti ĝin aŭ preni por disvendi inter familianoj, amikoj, ktp, por helpi nian asocion pli bone funkcii.

Página 5 del original
Página 5 del original

[BILDO p.5] Larĝa desegnaĵo laŭ la tuta paĝlarĝo: silueto de la valencia urbosilueto kun turoj, kupoloj kaj sonorilturoj de la ĉefaj monumentoj.

«1-a APUD MARA KULTURA ESPERANTO-SEMAJNO»

*********************

Ekde la 25-a ĝis la 30 de julio, ĉi jare, okazis en Valencio, en la Fakultato pri Filologio, la «1-a Kultura Esperanto-Semajno» ,organizita de Grupo Esperanto de Valencia, kun granda sukceso.

Aliĝis entute 102 homoj, el kiuj 26 estis hispanoj, kaj la aliaj venis el 9 malsamaj landoj. La programo estis vere bunta, kaj inter la programeroj indas mencii la jenajn:

1.- Kurso de Esperanto, ĉiutaga, sub la gvidado de la pola profesorino Daniela Emler.

2.- Prelegoj:

  • «La kaŝita Babelo». Pascual Pont (Hispanio).
  • «Arto servante la sanon». Stefano Budahazy (Rumanio).
  • «Propedeŭtiko de Esperanto». Augusto Casquero (Hispanio).
  • «Gdansk-Sopot-Gdynia». Daniela Emler (Pollando).
  • «La teatra lud-arto». Jadwiga Gibczynska (Pollando).
  • «Aŭstralio». Ana Montesinos (Britio).

3.- Teatraĵoj:

  • «De tajgo al minaretoj». Jadwiga Gibczynska (Pollando)
  • «La eta princo».

4.- Kolokvoj: – «La nuna stato de Esperanto en la mondo: Perspektivoj»

5.- Artaj prezentadoj:

  • «Pola folklora ensemblo», kun 49 artistoj, kiuj ludis en la kongresejo mem, kaj krome en la vilaĝoj Cheste kaj Moncofar, por la ĝenerala publiko, okaze de la lokaj festoj, kun prezentado en Esperanto.
  • Ludmila Titova. Rusa kantistino.

6.- Kulturaj gvidataj vizitoj tra Valencio, kun vizitado al la ĉefaj monumentoj kaj allogaĵoj de la urbo.

7.- Kio neniam povas manki en valencia aranĝo: «Giganta paella», akompanata de bongusta «sangria» por la kongresanaro, kiel donaco de la organizantoj.

La gekongresanoj havis la eblecon, krom ĝui la interesajn programerojn, babiladi ĉekoridore kaj surstrate, por plibonigi la lingvan nivelon, plonĝi en la maron, kaj ĝui la belegan veteron kaj la afablecon de la valencia popolo.

Augusto Casquero

Página 6 del original
Página 6 del original

ALVOKO DE I.L.E.I.

Kiel probable ĉiuj jam scias, Profesoro Mauro La Torre, el Italio, estis nomumita novan Prezidanton de I.L.E.I., dum la Konferenco okazinta aŭguste en Montpellier (Francio). Li sendas la jenan alvokon por ĉiuj kiuj havas intereson kunlabori en la kampo de la instruado de Esperanto. Jen ĝi:

.-.-.-.-.-.-.-.-.-.-.-.-.-.-.-

Karaj gekolegoj:

Kiel verŝajne vi jam scias, ILEI pretigas internacian edukprojekton (nomata INTERKULTURO), kunlabore kun UEA, en la kadra programo Unesko/Linguapax.

La ideo de la edukprojekto estas lanĉita en la ĉi-somera simpozio/kolokvo «Esperanto en lernejoj» dum la Universala Kongreso en Montpeliero.

Pri la fonaj problemoj, kulturaj kaj pedagogiaj, kiuj inspiris INTERKULTURO-n vi povas legi en la nun aperanta numero de IPR (Internacia Pedagogia Revuo) 1998/n.3.

Ĉi tie mi resumas nur la esencajn trajtojn de la projekto: jen ili.

  1. CELO: Kontribui konkrete al interkultura edukado en lernejoj.

  2. PARTOPRENANTOJ: Klasoj de bazaj aŭ mezaj lernejoj en diversaj landoj kaj kontinentoj (aŭ lernejaj esperanto-kluboj)

  3. AGADOJ (en la klasoj aŭ kluboj): 3.1 uzo de geografia sliparo pri landoj kaj regionoj (ĉiun slipon verkos instruistoj de la koncerna lando), por komparado de landoj kaj kulturoj; 3.2 elekto de laborkampoj (ekz.: manĝado, vestado, komunikado, lingvoj, lernejoj, ktp.), pri kiuj la klasoj interŝanĝos materiajn dokumentojn kaj kolektos pluajn informojn; 3.3 ekspluatado de aliaj taŭgaj ekzistantaj lernomaterialoj pri alies vivmanieroj kaj kulturoj; 3.3 lernado de esperanto por realigi la suprajn agadojn; 3.4 produktado de finaj materialoj (tekstoj, grafikaĵoj, bildoj, sonbendoj) pri la studitaj temoj, por internacia ekspozicio.

  4. KOMUNIK-KANALOJ: En la komputila monda Interreto, ILEI kreos medion, nomata Kvazaŭa Lernejo (= Virtuala Lernejo), kies klasoj estos la klasoj de la projekto Interkulturo, disaj tra la mondo. En tiu Interreta medio, la klasoj povos konsulti lernomaterialojn, ekzerciĝi en la lingvo (esperanto), komuniki inter si, ekspozicii siajn produktaĵojn, ktp. 4.1 por tiuj lernejoj, kiuj jam havas aliron al Interreto, ili povos rekte uzi la sistemon, elprenante kaj almetante materialojn. 4.2 por tiuj klasoj kiuj nun ankoraŭ ne havas tiajn eblecojn, ILEI provizus paperajn kopiojn, sendataj per tradicia papera poŝto. Krome, oni esploras la eblecojn helpi la lernejojn enretiĝi.

La projekto estis diskutata en UK kaj dum ILEI-konferenco en Montpeliero, kie kelkaj klas-instruistoj kaj/aŭ landaj ILEI-reprezentantoj montris sian principan intereson partopreni en la afero. Nun venas la momento ekrealigi la projekton, pretigante la ilojn kaj organizante la lernejojn. Kion vi povas fari konkrete?

  1. Esplori ĉu en via lando troviĝas bazlernejaj (aŭ mezlernejaj) klasoj, kiuj volas partopreni en la edukprojekto INTERKULTURO (ekde la venonta lernojaro).

  2. Esplori ĉu troviĝas instruistoj, kiuj volas kunlabori en la pretigo kaj/aŭ elekto de interkulturaj materialoj (ekz. kontribui al la landa sliparo, kaj diskuti pri la labor-proponoj por la klasoj).

  3. Esplori pri la ebleco ke via nacia Unesko-komisiono aŭspiciu la projekton (ekz. tion la itala Nacia Komisiono jam faris); se vi bezonas ni povas sendi ekzemplan peton.

  4. Eventuale trovi kunlaboremulojn por la organizaj aŭ interretaj aspektoj.

Por atingi la suprajn celojn, oni povas uzi ĉiajn rimedojn kaj vojojn;; interlalie ni konsilas:

a) se vi havas ILEI-sekcian bultenon kaj/aŭ landan esperanto-gazeton, vi povas verki alvokan artikoleton por informi kaj inviti la interesatojn por la projekto. (Oni rajtas eĉ simple uzi ĉi tiun tekston!)

Página 7 del original
Página 7 del original

b) tuj senpere kontakti la homojn, kiuj verŝajne povas kunlabori

c) kontakti pri ĉi tiu propono la estraron de via landa asocio de UEA, aŭ ties eventuala respondenculo pri instruado, kiu ankaŭ ricevos de UEA cirkulaĵon pri tio.

d) fine, se vi havas kontaktojn kun nacia asocio de lingvoinstruistoj, ankaŭ al ili vi povas sendi informan inviton pri la projekto Interkulturo.

Esperante je via kunlaboremo, mi restas je via dispono por ĉiaj pliaj informoj, kaj amike salutas vin

Maŭro La Torre (ILEI-prezidanto) Romo, 1998.10.02

[BILDO p.7] En la supra maldekstra angulo de la enkadrita anonco, desegnaĵo de stako da libroj; en la supra dekstra angulo, desegnaĵo de persono skribanta ĉe pupitro.

KURSOJ DE ESPERANTO EN VALENCIA

Kiel ĉiujare, en Valencia nun okazas diversaj kursoj de Esperanto, por tiuj kiuj deziras lerni nian belan internacian lingvon, kaj tre speciale por tiuj kiuj deziras ĉeesti venontjare la Universalan Kongreson en Berlino (Germanio).

Unu el tiuj kursoj okazos en nia sidejo, Avenida Peris y Valero, 96, lunde kaj merkrede, ekde la 19-a ĝis la 20-a horoj.

Probable ĉi jare ankaŭ okazos kurso de Esperanto ĉe la Facultad de Filología, kun oficiala akademia valoro. Pere de «Valencia Luno» ni informos pri la datoj kaj eblecoj aliĝi.

Alia okazos en la lernejo por plenkreskuloj «Reina Doña Germana», de la Generalitat Valenciana.

Jen horaro kaj adreso:

CURSO DEL IDIOMA INTERNACIONAL ESPERANTO

HORARIO y FECHA: Miércoles de 16.00 a 18.00, a partir del 21 de Octubre PRECIO: Totalmente gratuito LUGAR: Centro de Formación Permanente de Adultos «Reina Doña Germana», de la Generalitat Valenciana, c/ Bellús nº 5-1º (junto al nº 60 de la calle Alboraya). Tel: 96 3891072 y 96 3401369 OBJETIVOS: -Llegar a hablar el idioma ESPERANTO a nivel de entenderse oralmente con esperantistas españoles y extranjeros -Establecer relaciones con esperantistas de todo el mundo. METODOLOGÍA: Método directo-conversacional, con apoyo de videos y casetes, con utilización en el Centro de contactos internacionales a través de Internet por medio del ordenador.

NOTA: Al terminar el curso se recibirá un Certificado del Centro.

NE FORGESU INFORMI VIAJN KONATULOJN!!!

Página 8 del original
Página 8 del original

[BILDO p.8] Enkadrigita desegnaĵo de la fasado de la katedralo de Santiago de Compostela kun ĝiaj du turoj; sub la desegnaĵo, la apudskribo «Santiago de Compostela».

Verkita de: Rudolf Fischer Universitato de Müenster (Germanio)

RAPORTO PRI PILGRIMADO AL SANTIAGO DE COMPOSTELA (HISPANUJO )

De la 25-a de junio ĝis la 17-a de julio 1998-a mia edzino Hedwig kaj mi pilgrimis kun pliaj 13 aktivuloj el nia hejma katolika paroĥo Nordwalde sur la Vojo de Jakobo en Hispanujo al Santiago de Compostela. Akompanis nin tri helpaŭtoj, kiuj transportis niajn pakaĵojn kaj grandan tendon. Dum unu semajno kunpilgrimis Augusto Casquero, konata Esperanto-aktivulo el Valencia. Do, krom la germanan, oni aŭdis tre ofte Esperanton…

SUPERRIGARDO:

Ni vojaĝis de nia hejma vilaĝo Nordwalde (ĉe Münster/norda Germanujo) ĝis la kabo de Finisterre, ĉirkaŭ 5.000 km dum 23 tagoj. De la 3-a ĝis la 17-a tago ni piediris entute pli ol 300 km, kun interrompo de unu tago da aŭtado de Burgos al Leon.

Estas problemo, pilgrimi kun granda grupo, ĉar la oficialaj tranoktejoj por pilgrimantoj, la rifuĝejoj, kutime ne estas grandaj. Kelkaj tute ne akceptas grupojn. Krome la piedirantoj, kiuj – kontraŭe al ni – portas la tutan pakaĵaron sur sia dorso, havas prioritaton, kompreneble. Tial ni kunportis tendon. Por tranoktadi estis do nia plano: dormi en la pilgrimaj rifuĝejoj nur tiam, kiam ni ne forprenas dormlokojn de aliaj pilgrimantoj; alikaze tendumi apud la rifuĝejo (por povi uzi la instalaĵojn kaj por ricevi la kvitancan stampon); se tio ankaŭ ne eblas, resti sur kampadejo aŭ serĉi ĉambron. Tio bone funkciis. Ni neniam bezonis ĉambron. Kaj la kvitancan stampon oni ricevadas ankaŭ sen tranokti en la rifuĝejo.

NIA GRUPO:

Ni estis 7 virinoj kaj 8 viroj inter 15 kaj 57 jaroj, la plej multaj havis aĝon inter 20 kaj 25 jaroj. Oficiale gvidis nian grupon nia kaplano Peter, sed li estris vere nur dum niaj diservoj. La etoso estis tre bona, malgraŭ la granda aĝodiferenco. Fakte, ni ankaŭ ne spertis krizan situacion, ĉio iris glate. Neniu (grava) akcidento, neniu (serioza) malsano, neniuj paneoj. Dio estis kun ni! Ni preparis nin dum monatoj antaŭe, interkonatiĝis, komune planis kaj disdonis taskojn. Kiam Augusto aliĝis survoje, li tre bone adaptis sin spontane. Ni tri Esperantistoj interparolis ekskluzive Esperanton, Augusto kaj la aliaj provis interkomunikiĝi per la angla, franca kaj germana.

KELKAJ UTILAJ INFORMOJ:

-Nutraĵoj: Se vi havas transportaŭtojn, vi facile povas aĉeti ĉion en grandaj ĉiovendejoj de la urboj. Solaj piedirantoj devas tre atenti, kiel provizi sin per nutraĵoj. En la ĉirkaŭo de kelkaj rifuĝejoj ne estas vendejo! Survoje vi tamen renkontas malgrandajn magazenojn («Bar») por aĉeti nutraĵojn. Se vespere gastejo estas proksima, mendu la «menuon» kun tri pladoj por malmulta mono. Ĝi inkluzivas panon kaj ruĝan vinon en ajna kvanto.

-Akvo: Vi povas senprobleme trinki akvon el multaj fontoj kaj putoj. Tamen, akvobotelo estas tre grava, ĉar ne ĉie estas akvujoj.

-Lingva bariero: Se vi volas demonstri al ne-esperantistoj, ke la angla _ne_ suficxas por ĉie interkompreniĝi, la Vojo de Jakobo estas konvinka scenejo. Preskaŭ neniu parolas la anglan, ankaŭ ne en la rifuĝejoj. Pli ofte oni komprenas la francan. Do, lernu iom da hispana hejme; la hispanoj tre ĝojas, se oni provas alparoli ilin en ilia lingvo, kaj tute ne gravas viaj akcento kaj gramatiko.

-Alternativa solvo por Esperantistoj: kontaktu samideanojn en Hispanujo, ĉu al iu plaĉos, kunmigri kun vi. Mi faris tion helpe de Interreto – kaj konatiĝis kun Augusto Casquero. Sekve nia grupo dum tiu semajno, kiam li pilgrimis kun ni, ne havis lingvan problemon.

Página 9 del original
Página 9 del original

-La Vojo de Jakobo: almenaŭ en Navarra kaj Galicia tre bone indikita. Tamen, manlibro kun la itinero estas nerezignebla. La Vojo tuŝas la plej multajn rifuĝejojn rekte, kampadejoj povas tamen esti sufiĉe for (kunportu manlibron pri kampadejoj). Malgraŭ multaj novaj vojopartoj, aliaj bedaŭrinde estas identaj kun tre frekventitaj aŭtostratoj.

-Pasporto de pilgrimanto («Credencial»): Sen identigilo kiel pilgrimulo neniu rifuĝejo akceptos vin. Vi ricevas ĝin ĉe la ekirloko de via pilgrimado (ekzemple Roncesvalles), eble eĉ hejme de iu Klubo de Sankta Jakobo (en Germanujo ekzemple en Aachen kaj en Ratingen). Kolektu stampojn, kiuj montras, ke vi piediris minimume 100 km, ekzemple la lastan parton en Galicia ekde la limurbeto O Cebreiro. Tiam la pilgrimula oficejo en Santiago de Compostela (apud la Katedralo) donos al vi oficialan dokumenton (t.n. «Compostela») kiel memorigilon.

-Rifuĝejoj: Ĉiujare oni konstruas pliajn kaj pli bonajn. Tamen la dormejoj ofte estas malhelaj kaj kun malfreŝa aero. (La hispanoj nepre fermas la fenestrojn nokte.) Dum bona vetero oni povas senprobleme dormi ekstere, sed oni bezonas dikan rosoprotektan kovrilon. – La rifuĝejoj malfermiĝas nur ekde la 16-a posttagmeze. Do, ne tro hastu dum la tago. La deĵorantaj helpantoj en la rifuĝejoj (kutime volontuloj) zorgas por ĉiuj, trovi dormlokon. Urbaj aŭ ŝtataj rifuĝejoj ne postulas monon por via tranoktado, privataj rifuĝejoj jes, sed malmulte. Tamen, ĉiam donacu iom da mono (300 – 500 pesetojn) dankeme. – La instalaĵoj estas foje tre simplaj. Duŝoj kun varma akvo estas maloftaj (jam pro la abunda uzo de varma akvo). Neceseja papero kutime mankas (kunportu).

– Kampadejoj: Diversa kvalito (foje sen varma akvo, kutime sen neceseja papero), sed ĉiuj, kiujn ni vidis, estis minimume akcepteblaj, kelkaj luksaj. Surprize malaltaj prezoj (300 – 600 pesetojn por unu persono, krome la sama por aŭto aŭ tendo), tre enorde indikitaj sur tabuleto ĉe la enirejo.

-Privataj ĉambroj: Ni ne bezonis, sed laŭ informo de aliaj pilgrimantoj, malmultekostajn tranoktejojn oni trovas en multaj lokoj.

-Dorsosako: Ne kunportu pli ol 10 kg (plus trinkakvo kaj nutraĵoj por unu tago). Ni vidis multajn, kiuj portis pli ol ili povis kaj terure lamis. Sed kelkaj opinias, ke pilgrimado nepre devas esti sangoŝvitiga… Nepre portu ĉapelon kontraŭ suno kaj pluvo, ŝirmu vian nukon per koltuko! Krome necesas dumtage: akvobotelo, pulovero, pluvprotekta jako, sunkremo, mapo kaj manlibro, medikamentoj, sparadrapo por vezikoj sur la piedoj. Por tranokti vi bezonas dormsakon kaj maton por kuŝi surplanke, se vi ne ricevas liton. Bastono apogas kaj helpas sin defendi kontraŭ atakemaj hundoj (ni ne renkontis tiajn).

KALENDARO KAJ ITINERO:

98-06-25 Aŭtado ĝis Chartres/Francujo

Tranoktado en la junulargastejo (antaŭe rezervita). Vizito de la urbo kaj la mondfama katedralo. Ni rajtis senpage grimpi la ŝtuparon de la turo, ĉar oni rekonis nin kiel pilgrimantojn. 🙂

98-06-26 Alveno en St Jean-Pied-de-Port/Francujo (160 m)

Francaj volontuloj de la loka rifuĝejo volis montri al ni lokon por la tendo, sed tiam venis germana volontulo kaj forpelis nin (pro niaj aŭtoj, ni ankaŭ ne ricevis la pilgrimulan pasporton tie). Ni restis sur la urba kampadejo.

98-06-27 Transiro trans la Pirineojn ĝis Roncesvalles (25 km)

Atentu: La flavaj sagoj montras la vojon rekte al Roncesvalles. (Kiu volas fari la mallongan kromvojon al la monaĥejo de Ibaneto, devas iri jene: Kiam vi atingas la alton de la pasejo (1.480 m), vi vidas antaŭ vi transversan straton, kiu venas de maldekstre de televida turo kaj iras dekstren. Sekvu ĝin ĝis Ibaneta.)

Tiu unua parto estas unu el la plej streĉaj. Oni iras pli ol 1.300 m supren, komence tre krute. Bonŝance ni estis komence sub nuboj. Jam sufiĉe supre ni venis en la sunon. Post la unua triono de la vojo estas bona fonto. Dua estas post la limo al Hispanujo (granda limŝtono), sur la unua pasejo

[BILDO p.9] Malgranda desegnaĵo de pilgrima konko (konko de Sankta Jakobo).

Daŭrigota …

Página 10 del original
Página 10 del original

EKZAMENOJ DE ILEI

Ĉu vi konas vian nivelon de Esperanto? Kio povas instigi vin al la lernado de nia lingvo? Vi jam havas la okazon. Por la venonta monato de julio kaj kadre de la «58-a Hispana Kongreso de Esperanto» kiu okazos en Castellón (Hispanio), 17-21 de julio 1999, oni enprogramigos la oficialajn ekzamenojn de ILEI.

Peton por oficialigi ilin ni jam faris kaj atendas la konfirmon. Ankaŭ mi petis ke representanto de ILEI restu ĉe ni dum la nacia kongreso por validigi la ekzamenojn; samtempe ni atendas la plej kompletan liston de konvenaj lernolibroj.

Ekzamenontoj skribu rekte al ni dirante la plej altnivelan lernolibron sukcese legita por orientigi al ni la preparon de la plej taŭga ekzameno, elementa aŭ meza, kaj la sekvontan legolibron por lerni ĝin dum la nuna lernojaro.

Kelkajn specimenajn ekzamenojn ni povas sendi al interesiĝantoj.

Juan Antonio Giménez

*****************

EKZAMENOJ DE ILEI. ALIĜO

Mi volas aliĝi al la ekzamenoj de ILEI dum la hispana E-o kongreso

Nomo:____________________________

Antaŭnomo________________________

Adreso___________________ Urbo kaj

Poŝta kodo________________________

Kongresa numero ____________

Sendu ĝin al «58-a Hispana Esperanto-Kongreso». EKZAMENOJ de ILEI Grupo Esperanto de Valencia Avd. Peris y Valero, 96, p-5 46006 VALENCIA (Hispanio)

URĜA SCIIGO

Plia Esperanto-strato: KAE (Kultura Asocio Esperantista) invitas ĉiujn esperantistojn al la inaŭguro de strato kun la nomo «ESPERANTO» en la urbo Sentmenat (Barcelono), la 15an de novembro 1998 je la dekdua horo kun la ĉeesto de la Urbestraro. Je la 11:30 oni renkontiĝos antaŭ la urbodomo, kaj post la inaŭguro oni festos la okazaĵon per tagmanĝo en la restoracio»Can Rusiñol», apenaŭ 100 metrojn for de la nova stratoEsperanto. Bv. kontakti s-ron Galofre por rezervo antaŭ la 10a de novembro.Tel. 937168514.

KIEL DIRI:

1 abandonarse a la bebida = fordoni sin al drinkado una conclusión apresurada = hasta konkludo meter cizaña = semi diskordon 2 (teléfono) móvil = poŝ-telefono (tele)tarjeta telefónica = telefon-karto herida abierta = freŝa vundo agarrarse a un clavo ardiendo = alkroĉi sin al pajlero 3 ir en cabeza = iri ĉe-kape lata (de cerveza, Coca-Cola, etc.) = doso carta blanca = blanketo estar mal de los cascos = havi muŝon en la kapo 4 bicho malo nunca muere = urtikon frosto ne difektas ¡Está bien! = konsentite! ¡Ya está bien! = jam sufiĉas! como es debido = kiel decas 5 está mal de la azotea = mankas klapo en lia kapo darse de baja = eksiĝi ser un bala perdida = esti vent-kapulo salir como una bala = pafi sin for

MGA

REZOLUCIO DE S.A.T.-KONGRESO

La 71-a Kongreso de SAT, okazinta 18–25 jul. 1998 en Odeso, Ukrainio, adoptis jenan deklaracion:

Okaze de la 50-a datreveno de la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj konfirmas sian kontraŭstaron al mortpuno kaj ĉiuj formoj de torturo, kaj alvokas al batalo por abolicio de la koncernaj leĝoj en ŝtatoj, kie ili ekzistas.

Atentigas pri la danĝero, kiun prezentas por la laboruloj la projekto nomata Monda Akordo pri Investado, kiu nur donos profiton al la transnacia kapitalismo.

Asertas, ke el la planata plivastigo de la militista alianco NATO povas rezulti nur novaj streĉoj en la interŝtataj rilatoj, profito por la armilproduktantoj kaj impostpremo por la popoloj.

Alvokas al batalo kontraŭ nacia sub-premado, religia fanatikeco kaj etnaj neegaleco kaj purigado.

Esprimas malkonsenton pri la kutima praktiko de UN, kiu punas kontraŭhomecajn reĝimojn per ekonomiaj blokadoj de koncernaj landoj kaj kondukas nur al plifortigo de tiuj reĝimoj kaj sufero de la popoloj.

Página 11 del original
Página 11 del original

EKFUNKCIIS PUBLIKA KLAĈEJO POR ESPERANTISTOJ

Ekfunkciis je la adreso <http://www.esperanto.se/ek/> la esperanto-klaĉejo de SEF, kiel anoncite en artikolo en La Espero. La programigon faris Janko Luin kaj la klaĉejo ŝajnas glate funkcii, sed estas dezirinde, ke ankaŭ aliaj testu ĝin antaŭ ol oni komencas uzi ĝin pli vaste. Raportoj pri spertoj estos tre bonvenaj.

Kio estas «klaĉejo»? Tio estas la esperanta esprimo por la angla «chat».Se kelkaj konektiĝas samtempe pere de la komputilo al la supra retadreso, ili povas interbabili, aŭ «klaĉi» inter si skribante mesaĝojn sur la ekrano. Ĉiu mesaĝo tuj aldoniĝas kaj legeblas, tiel ke eblas komenti aŭ respondi kvazaŭ dum interparolo. Se pluraj partoprenas, ili ĉiuj povas legi la samajn mesaĝojn samtempe.

La testo povas esti tute simpla afero. Konsentu kun konatulo(j) pri komuna tempo, konektu vin kaj vidu, kio okazas. Se vi ne havas kunklaĉonton, vi rajtas proponi tempon, kiu taŭgas por vi al Janko (janko@esperanto.se) aŭ Franko Luin (franko@esperanto.se). Iu el ili sendos konfirmon retpoŝte, sela proponita tempo taŭgos.

Se oni aliras la klaĉejon sen antaŭa interkonsento, tre verŝajne oni ne trovos interparolontojn tie. Sed oni povas provi jen kaj jen kaj povas okazi, ke oni tiel ekhavas novajn amikojn.

Eblas utiligi la klaĉejon ankaŭ por malgrandaj kunvenoj, anstataŭ uzi telefonon. En la klaĉejo de SEF tiuj kunvenoj estas malfermitaj al ĉiuj, kiuj anoncas sin.

Franko Luin

[BILDO p.11] Meze de la du kolumnoj, desegnaĵo de labortabla komputilo: ekrano kun malhela bildo kaj klavaro antaŭ ĝi.

SERIO «ORIENTO-OKCIDENTO»

Serio «Oriento-Okcidento» estas la plej longedaŭra el ĉiuj kontribuoj de UEA al projektoj de Unesko. Ekde 1961 aperis jam 31 numeritaj kaj 2 ne-numeritaj verkoj en tiu serio, kiu celas kontribui al la Unesko-Programo por Reciproka Studo kaj Aprezado de Kulturoj de Oriento kaj Okcidento.

========================

  1. Rabindranath TAGORE: Malsata ŝtono. El la bengala trad. L. Sinha. 1961.
  2. MORI Oogai: Rakontoj de Oogai. El la japana trad. Mikami Teruo, Miyamoto Masao, Matuba Kikunobu, Nozima Yasutaro. 1962. Represo 1969.
  3. Jean-Paul SARTRE: La naŭzo. El la franca trad. R. Bernard. 1963.
  4. Kalevala. El la finna trad. J.E. Leppakoski. 1964. Dua eldono 1985.
  5. Jose HERNANDEZ: Martin Fierro. El la hispana trad. E. Sonnenfeld. 1965.
  6. William SHAKESPEARE: La tragedio de Reĝo Lear. El la angla trad. K. Kalocsay. 1966.
  7. IHARA Saikaku: Kvin virinoj de amoro. El la japana tr. Miyamoto Masao. 1966. Dua eldono 1989.
  8. Charles BAUDELAIRE: La spleno de Parizo. El la franca trad. P. Lobut. 1967.
  9. TANIZAKI Zyun’itiro: El la vivo de Syunkin. El la japana trad. Miyamoto Masao kaj Isiguro Teruhiko. 1968.
  10. La Nobla Korano. El la araba trad. Italo Chiussi. 1969. Dua eldono, 1970. Fotorepreso de la dua eldono, 1977.
  11. KAWABATA Yasunari: Negha lando. El la japana trad. Konisi Gaku. 1971. Dua reviziita eldono 1992.
  12. Italo CHIUSSI: Je la flanko de la profeto. (Originale en Esperanto). 1978.
  13. Henrik IBSEN: Brand. El la norvega trad. E.A. Haugen. 1978.
  14. Luiz VAZ DE CAMOES: La luzidoj. El la portugala trad. L.H. Knoedt. 1980.
  15. Ivan A. KRILOV: Elektitaj fabloj. El la rusa trad. S.G. Rublov. 1979.
  16. William SHAKESPEARE: Sonetoj. El la angla tradukis W. Auld. 1981.
  17. Tutmonda sonoro. El diversaj lingvoj trad. K. Kalocsay. 1981.
  18. Elpafu la sagon. El diversaj lingvoj trad. T. Sekelj. 1983.
  19. J.W. von GOETHE: La suferoj de la juna Werther. El la germana trad. R. Haupenthal. 1984.
  20. INOUE Yasushi: Loulan kaj Fremdregionano. El la japana tr. M. Masao. 1984.
  21. CHUN-CHAN Yeh: Montara vilaĝo. El la angla trad. W. Auld. 1984.
  22. Adam MICKIEWICZ: Sinjoro Tadeo. El la pola trad. Antoni Grabowski. 1986.
  23. Federico GARCIA LORCA: Sanga nupto kaj La domo de Bernarda Alba. El la hispana trad. M. Fernandez. 1987.
  24. ERASMO de Roterdamo: Laudo de l’stulteco. El la latina tradukis Gerit Berveling. 1988.
  25. Aŭstralia antologio. Red. A. Towsey. El la angla div. tradukintoj. 1988.
  26. Mihail Afanasjeviĉ BULGAKOV: La Majstro kaj Margarita. El la rusa tradukis S.B. Pokrovskij. 1991.
  27. Gabriel Garcia MARQUEZ: Cent jaroj da soleco. El la hispana trad. F. de Diego. 1992.
  28. Fjodor DOSTOJEVSKI: Krimo kaj puno. El la rusa trad. A. Parfentjev. 1993.
  29. Upendronath GANGOPADHAE: Klera edzino. El la bengala trad. Probal Dasgupto. 1994.
  30. Antologio Latina. Du volumoj. El la latina trad. Gerrit Berveling. 1998.
  31. Franz KAFKA: La metamorfozo. El la germana trad. Mauro Nervi. 1996.

Sen numero:

  • Dante ALIGHIERI: La Dia Komedio. El la itala trad. G. Peterlongo. 1963. Dua eldono, 1979.
  • Harry MARTINSON: Aniaro. El la sveda trad. W. Auld kaj B. Nilsson. 1979.

Página 12 del original
Página 12 del original

[BILDO p.12] Halftona portreto de viro kun mallonga malhela hararo, en malhela jako kun blanka kolumo, rigardanta iom flanken al la spektanto.

«HEROLDO» REIROS AL SIA LEGITIMA POSEDANTO

1.-Nia neprofitcela societo «Heroldo de Esperanto», ricevis la samnoman gazeton de la fondinto Teo Jung en 1960 kaj daŭrigis ĝian eldonadon ĝis 1996 sub la 36-jara redaktado de Ada Fighiera-Sikorska.

  1. En 1996 nia asocio transdonis la gazeton al la Itala Interlingvistika Centro (Milano) sub la nepra kondiĉo -trifoje ripetita en la protokolo de la 17-a de julio 1996, subskribita ankaŭ de Ada en drama viv-cirkonstanco,- pri «respekto de la tradicio kaj principoj» de la gazeto. La tradicio kaj principoj estis, i.a. el: la gazeto havas ĉefe informan karakteron pri la disvastigo de Esperanto; ĝi estas sendependa kaj supertendenca pri movadaj ideologioj kaj internaj konfliktoj.

  2. Kiel ĉiuj povas konstati, la supraj kondiĉoj neniam estis respektataj de la nova redakcio. Jam fine de 1966 en la «raŭmisma» gazeto «Literatura Foiro» (LF) oni povis legi, ke post la akiro de «Heroldo» la raŭmistoj (malgranda tendenca grupo, preskaŭ nur eŭropa, kiu opozicias al la ĝenerala Esperanto-Movado, negative juĝas la Universalajn Kongresojn kaj proponas alternativan Esperanto-komunumon) posedas du gazetojn: la diritan LF kaj Heroldon mem. Konforme al la supre citita deklaro, la novaj redakcianoj, kunaŭtoroj de la rezolucio de Raŭmo (Finnlando) en 1980, senrajte transformis la gazeton en personan organon de raŭmisma ideologia propagando kaj de siaj privataj kvereloj; en ĉiu numero la redakciaj geedzoj daŭre kaj grandspace aperigadas tendencajn artikolojn sub propra nomo, sub aliaj kromnomoj aŭ prunteprenitaj aŭ elpensitaj subskriboj (Valerio Ari, Giorgio Silfer, Nicolas Vanof kaj aliaj estas la sama persono; ankaŭ pluraj surpaperaj E-societoj estas ligitaj al tiu persono). La lukto de la nuna redakcio kontraŭ nia Movado, kontraŭ personaj kontraŭuloj kaj kontraŭ aliaj Esperanto-gazetoj eskaladis ĝis senprecedence granda nombro da artikoloj kun ripetitaj en ĉiu numero klaĉoj, pikoj, subfosoj, rezolucioj, manifestoj, polemikoj, atakoj, provokoj kaj personaj skandaloj; sen paroli pri la utiligo de la gazeto fare de la redaktorino por propagandi sian propran kandidatiĝon ĉe Akademiaj elektoj. Ĉio tio semas malharmonion inter la esperantistoj kaj montras, ke «Heroldo» estas nun redaktata ekzakte laŭ la malaj principoj ol tiuj, kiuj inspiris Teo Jung kaj Ada, ambaŭ amataj, pacemaj, lojalaj agantoj en nia Movado dum entute pli ol 70 jaroj. Evidente, la raŭmistoj rajtas diskonigi siajn teoriojn, sed ne rajtas eluzi tiucele Heroldon.

  3. Dum la pasintaj du jaroj nia societo vane provis per dekoj da privataj kaj publikaj atentigoj konvinki la novan redakcion de la gazeto respekti la fundamentan kondiĉon ligitan al la transdono de la gazeto, t.e. la respekto de ĝiaj tradicio kaj principoj.

  4. Ĉar la supre citita kondiĉo de la transdono estis kaj estas malrespektata de la novaj eldonantoj, la transdono mem fariĝis senvalora kaj aŭtomate nuliĝis. Tial, nia Societo decidis repreni ĉiujn siajn antaŭajn rajtojn ekde 31-a de decembro 1999, dato je kiu -laŭ sciigo en la kolofono de la nuna «Heroldo»- finiĝos la deĵoro de la nuna redaktorino. Ekde nun, la eldon-kaj vendorajtoj de la nacilingvaj lernolibroj eldonitaj de nia societo iras senpage al landaj asocioj de la koncernaj lingvoj.

  5. Fine, per la nuna komuniko la subkribinto nuligas sian alvokon (lasta numero de «Heroldo» de 1996), en kiu li petis abonantojn de «Heroldo» resti fidelaj al la nova redakcio. La esperantistoj laboru por la disvastigo de Esperanto, for de ideologioj, kiuj senhalte semas malkonkordon per la mono de la abonantoj de «Heroldo».

  6. Nia societo sendos al ĉiu petanto kopion de la supre menciita protokolo de 1996 pri la transdono de «Heroldo» kaj la koncernan postan korespondadon.

Torino, la 1-an de oktobro 1998

G. C. Fighiera, prezidanto de la leĝe registrita societo sen profita celo «Heroldo de Esperanto».

Página 13 del original
Página 13 del original

KURTE

[BILDO p.13] La titolo «KURTE» estas presita per granda ornama kursiva manskribo, kiu kovras la supron de la paĝo super la kvar enkadrigitaj notoj.

50 JAROJ DE LA RESTARIGO DE LA AKADEMIO DE ESPERANTO

La 12-13-an de septembro la Akademio de Esperanto festis sian 50-jariĝon de sia postmilita restarigo en Mantuo, Italio. Post la laŭtlego de la varmaj salutvortoj de la prezidanto Geraldo Mattos, la iama prezidanto W. Auld interese skizis la rolon de Zamenhof kaj de la Lingva Komitato en 1905-48 por la evoluo kaj stabiliĝo de la lingvo. Carlo Minnaja, gvidanto de la Literatura Sekcio de la Akademio, fervore prezentis la problemon de -ata/-ita, kiu longe dividis la Akademion. Ilona Koutny traktis alian diskutatan temon, la gramatikan karakteron de radikoj, kiu iam konfliktigis Szerdahely kun la Akademio.

Ilona Koutny

[BILDO p.13] Tre kontrastriĉa, grajneca foto de persono en duonprofilo, sidanta ĉe tablo kun la brako sur ĝi; apud ĝi maldekstre staras la nomo «Ilona Koutny».

INTERRETA PRIVATA ESPERANTO-RADIO

Nova teknologio alportas novajn solvojn, kaj aperis la unua E-«radiostacio», kiu «elsendas» ne per radioondoj, sed nur en interreto: Radio Verda, la voĉo de Esperantujo! Aaron Chapman startigis servon, kiu per la teknologio Real-Audio disponigas sonprogramojn, kompilitan laŭ la retmesaĝoj de esperantistoj (kompreneble oni povas alsendi ankaŭ pretajn sonmaterialojn). La programo estas renovigita ĉiudimanĉe, sed intertempe iam ajn oni povas aŭskulti ĝin. Por provi, iru al la retpaĝo:

http://www.connet.ca/~chapman/verda.htm

La paĝo kaj la servo estas ankoraŭ eksperimenta. Por ke ĝi povu sukcesi, oni bezonas ĉies kontribuon! Sendu anoncojn, rakontaĵojn aŭ ion ajn alian, kion vi volas, ke oni aŭdu ĝin per la elsendoj.

Radio Verda estas ideala rimedo disvastigi viajn anoncojn kaj artikolojn senpage! Simple sendu vian tekston al «aaron@esperanto.nu«, kaj oni inkluzivigos ĝin en la sekva elsendo.

(El «Eventoj»)

ALIA UNIVERSITATA TEZO PRI ESPERANTO

La 26-an de septembro en la Centra Universitato de Venezuelo, kaj en Caracas, du studentinoj pri ĵurnalismo kronis siajn universitatajn studojn defendinte tezon pri Esperanto. La studentinoj, Melissa VALOR kaj Letibell MULLINGS, verkis sian komunan tezon sub la tutoreco de Prof-ro Jorge Carlos Mosonyi kaj la asesorado de D-ro Esteban Mosonyi. Jen la titolo, en la hispana: «El Esperanto: alternativa dentro del proceso de globalización cultural» (Esperanto: alternativo ene de la proceso de kulturaglobalizado). La ĵurio unuanime taksis la tezon kiel elstaran kaj indan esti publikigata. La disvolviĝo de la tuta temo estas bone farita; tre bonaj kaj logikaj lastilo, la enhavo kaj la ekspono.Notindas ke unuafoje okazas en nia lando tia grava evento, kiu povas estikonsiderata kiel la plej valora frukto de antaŭaj kursoj organizitaj en tiuUniversitato kunlabore kun la Kulturdirekcio.

Venezuela Esperanto-Asocio

[BILDO p.13] Desegnaĵo de disvolvita pergameno aŭ diplomo kun pendanta sigelo kaj rubando.

LA AKADEMIO KUN NOVA ESTRARO

Laŭ informo de d-ro Werner Bormann, el la 43 akademianoj, voĉdonis 37 (plus unu neakceptita voĉdonilo, kiu alvenis malfrue). La rezulto de la voĉdonado: Prezidanto: Geraldo Mattos (Brazilo) — 27, Perla Ari-Martinelli (Italio) –10 Vicprezidanto: Christer Kiselman (Svedio) — 25, Michel Duc Goninaz (Francio) — 21, Amri Wandel (Israelo) — 8, Donald Broadribb (Aŭstralio) — 7Carmel Mallia (Malto) –3 Sekretario: Renato Corsetti (Italio) — 34 Neniu el la kvar novelektitaj estraranoj (Mattos, Kiselman, Duc Goninaz, Corsetti) membris en la antaŭa estraro. La nova prezidanto de la Akademio de Esperanto fariĝis brazilano Geraldo Mattos — kaj tiel la Akademio, samkiel UEA, eniros en la 3an jarmilon kun sud-hemisfera prezidanto. Geraldo Mattos naskiĝis en Rio de Janeiro 29 jun. 1931, filo de portugalino kaj brazilano. Eklernis Esperanton en 1947 post la trovo de germana libreto en la biblioteko de la Franciskana Seminario, kie li tiam studis en la duagrada kurso. Bakalaŭro (1957) kaj licenciulo (1958) en la Pontifika Katolika Universitato de Paranao kaj doktoro pri la Portugala Lingvo (1965) en la Federacia Universitato de Paranao. Membro de la Akademio de Esperanto ekde 1970. Redaktoro de Monato pri noveloj kaj poezio ekde 1998. Aŭtoro de pluraj libroj en la portugala kaj esperanto. Laŭreato de la Deka Paranaa Premio pri Scienco kaj Teknologio, jaro 1995, transdonita en 1996, en la fako pri Homaj kaj Sociaj Sciencoj.

Página 14 del original
Página 14 del original

KEP ENDERBY

PREZIDANTO DE UEA EL LA SUDA HEMISFERO

[BILDO p.14] Kontrastriĉa nigrablanka foto de maljuna viro kun blanka hararo, en kostumo kun kravato, vidata duonprofile.

Pro la retiriĝo de profesoro Lee la komitato de UEA elektis en Montpeliero novan prezidanton de UEA. Unuafoje en la 90-jara historio de la plej amasa esperantista organizo ĝin prezidos aŭstraliano — Keppel Enderby.

Hon. Keppel Earl Enderby, Q.C., aŭstralia ŝtatisto, juĝisto kaj advokato naskiĝis en 1926. Instruis juron en la Aŭstralia Nacia Universitato (Kanbero), elektiĝis al la Aŭstralia Federacia Parlamento en 1970; ministro (1972-75), ĝenerala prokuroro kaj ministro pri justico. Estrarano de la Aŭstralia Laborista partio (1972-75); juĝisto en la Supera Kortumo de Nov-Sudkimrio (1982-92). Ekde 1997 prezidanto de la Nov-Sudkimria ŝtata konsilio pri reviziado de punoj de gravaj kondamnitoj.

Esperantisto ekde 1987. Membro de UEA kaj SAT. Prezidanto de Aŭstralia E-Asocio (1992-98). Komitatano de UEA ekde 1992. Prezidanto de LKK de la 82a UK en Adelajdo. Prezidanto de la Esperanta Jura Asocio ekde 1996.

Enderby jene klarigis siajn motivojn de la kandidatiĝo al la prezidanteco en UEA:

«Mi anticipas plej proksiman kunlaboradon kun aliaj estraranoj kaj oficistoj; subtenos kaj progresigos Kampanjon 2000; kuraĝigos TEJOn; proksimigos rilatojn al SAT kaj AIS. Mi celas ankaŭ helpi la movadon en aziaj landoj pro ties graveco. Mi deziras helpi progresigi penojn koncerne la lingvan politikon de Eŭropa Unio, emfazante ĉie la gravecon de la malgrandaj naciaj lingvoj kaj de egaleco inter lingvoj».

el «La Ondo de Esperanto»

[BILDO p.14] Desegnaĵo de kvinpinta stelo, duone ombrita.

NOVA ESTRARO DE UEA

Jen la tuta listo de estraranoj de UEA, elektitaj dum la UK en Montpellier (Francio)

PREZIDANTO: Kep Enderby (Aŭstrlio). Li respondecos pri la eksteraj rilatoj de UEA VICPREZIDANTO: Renato Corsetti (Italio). Kampanjo 2000, landa agado kaj financoj ĜENERALA SEKRETARIO: Michela Lipari (Italio)

ALIAJ ESTRARANOJ: – Pedro Chrdle (Ĉeĥio). Faka kaj scienca agado, edukado.

  • Kalle Kniivilä (Svedio).
  • Gbeglo Koffi (Togolando). Agado en Afriko

GRATULON AL ĈIUJ!!!

Página 15 del original
Página 15 del original

[BILDO p.15] Kontrastriĉa presaĵo de portreto de matura viro kun okulvitroj, densa nigra hararo kaj kravato sub jako — Miguel Fernández.

MIGUEL FERNÁNDEZ GAJNIS LA PREMION «LA VERKO DE LA JARO»

Miguel Fernández ricevis la premion «la verko de la jaro 1997» pro sia poemaro «El la sonoraj soloj».

La premion aljuĝas ĉiujare la membroj-abonantoj de la revuo Literatura Foiro, el inter opo da kandidataj titoloj proponataj de almenaŭ tri membroj de la Esperanta PEN-Centro. Partoprenis ĉi-jare ankaŭ la verkoj «Inter vivo kaj morto», de Julius Balbin; «Kanto de telegrafistoj», de Josip Velebit; «Urno kun runoj», de Meva Maron; «Vino, viroj kaj kantoj», de Eli Urbanov ; kaj «Kvarteto», de la rusa kvaropo Viktor Ĉaldajev, Gafur Gazizi, Nikolai Lozgaĉev kaj Alen Kris.

Nia varma-voĉa poeto el Granado iam diris, ke en Esperantujo oni preskaŭ bezonas la brul-stampon «premiita en konkurso» por ricevi ian diskonatecon. Eble tial, li antaŭ kelkaj jaroj partoprenis en diversaj konkursoj kaj gajnis ne pokajn premiojn. Kaj eble ankaŭ tial, li hodiaŭ plu ricevadas premiojn, preskaŭ pretervole — ne forgesu, ke oni ne sin proponas por la premio «la verko de la jaro», sed oni estas proponita de aliaj.

Ni kore gratulas nian amikon kaj kunlaboranton pro ĉi nova premio, kaj instigas lin plu beletri en esperanto kaj plu regali nin per sia arda vervo, per siaj lirlaj versoj kaj per siaj diantoj libro-formaj. Dankon, Miguel!

La Redakcio de Boletín Hispana Esperanto-Federacio

NUDA VIRINO

Klaroskuro. Luna skizo: korpo el saten’ kaj bronzo. Sin bruligas, kiel bonzo, mamo-tanĝe l’ maten-brizo. Ĉe l’ rando de la surprizo pudor’ kun dezir’ turniras. Tremoj de la lipoj diras kion primutas la buŝ’. Kaj ĉirkaŭ ni, en kunkuŝ’, Lakta voj’ da spasmoj giras.

Miguel Fernández

[BILDO p.15] Vinjeto dekstre de la poemo: du kunligitaj koroj trapikitaj de sago, kies pinto montras maldekstren.

Página 16 del original
Página 16 del original

10-a KONGRESO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO KAJ MURCIO

Lorca (Murcia),HISPANIO, 17/18 aprilo 1999

KONGRESTEMO: «PLIBONIGADO DE V.E.F. KAJ MURCIO»

KONGRESEJO: «CASINO DE LORCA»

PROGRAMO:

SABATO, 17 APRILO

09.00 Akcepto de la kongresanoj kaj disdonado de dokumentoj ĉe la Kongresejo. 11.30 Kunvenoj de delegitoj 13.00 Prelego: «LA AKTUALA VIRSEKSECO«, far s-ro José Pina Tuells. 14.00 Libera tempo por tagmanĝi. 17.00 Prelego: «ACERCA DE LA NO VIOLENCIA«. Juan Antonio Cabezos Martínez. 18.00 Solena Malfermo de la Kongreso 19.00 Asembleo de VEF kaj Murcio (unua parto)

  • prezentado de la delegitoj
  • Estrar-raporto

DIMANĈO, 18 APRILO

10.00 Oficiala foto 10.30 Ronda tablo: «La aktuala virsekceco» 12.00 Ĝenerala Asembleo de VEF kaj Murcio (dua parto)

  • demisio de la aktuala Estraro de VEF
  • elektado de nova Estraro 14.00 Oficiala Bankedo

******************************************************************************************

ALIĜILO KAJ MENDILO

Aliĝo al la Kongreso: …………………………………………….. 1.500 pesetoj Bankedo: …………………………………………………………….. 1.500 .. Eksterordinara dokumentado: ……………………………….. 500 .. Donaco: …………………………………………………………………

ENTUTE: ………………………………………………………………

ANTAŬNOMO KAJ NOMO: …………………………………………………………………………………. ADRESO: ………………………………………………………………………………………………………….. URBO KAJ PROVINCO: ………………………………………… P. KODO : …………………………. TELEFONNUMERO: ………………………………….. RETADRESO: ………………………………

Sendu la mendilon kaj kvitancon de la pago al: Juan Antonio Cabezos Martínez, Avda. de la Flota, 7, 3° B. 30008 MURCIA, kaj sendu la monon al Federación Valenciana de Esperanto, Caja Postal de Ahorros, oficina Plaza de España, de Valencia, kontonumero 00-0.017.830.370

******************************************************************************************

INFORMOJ PRI LOĜADO

HOTEL ALAMEDA: (apud la Kongresejo) C/ Muso Valiente, 8. Telefono 968 40 66 00. Dulita ĉambro: 7.000 pesetoj – 10% rabato + IVA; Unulita ĉambro: 3.500 pesetoj – 10% rabato+ IVA. HOSTAL DEL CARMEN: (malmultaj ĉambroj) C/ Rincon de los Valientes. Telefono 968 46 64 59. Dulita ĉambro: 4.000 pesetoj + IVA; unulita ĉambro: 2.000 pesetoj + IVA. RESIDENCIA ALBERCA: C/ Juan Moreno. Telefono 968 40 65 16. Dulita ĉambro: 3.000 pesetoj + IVA. Unulita ĉambro: 1.700 pesetoj + IVA.

MENDU VI MEM!

Página 17 del original
Página 17 del original

[BILDO p.17] Supre maldekstre, la blazono de Castelló: krono super rombo kun kastelo aŭ turo interne, ĉirkaŭita de foliaj ornamaĵoj. La tuta paĝo estas presita sur verda papero.

58-a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO kaj 9-a EŬROPA ESPERANTO-FORUMO

CASTELLÓN, 17-a-21-a DE JULIO 1999

ALIĜILO N-RO ………….

******************************************************************************

KONGRESA SEKRETARIO: Av. Burjasot 29, A-31. 46009 Valencia. Hispanio. Retadreso: a-casquero@redestb.es L.G: Asociación «Verda Rondeto». Passeig de Morella, 2 Baix. 12004 Castellón. Telefono: + 34 964 203238 KONGRESEJO: Facultad de Ciencias Jurídicas y Económicas. Universidad «Jaime I», Campus de Riu Sec. Castellón. SENDU LA MONON AL: Caja de Ahorros del Mediterraneo (CAM). Avenida Rey D. Jaime, 74. 12001 Castellón. Cuenta «58 Congreso Español de Esperanto». N-ro: 2090 0327 13 0000139612

******************************************************************************

ĈIU ALIĜANTO UZU APARTAN ALIĜILON. SKRIBU TAJPE AŬ PRESLITERE

FAMILIAJ NOMOJ ………………………………………………………………………………………….. ANTAŬNOMO ……………………………………………………………………………. VIRO/VIRINO ADRESO …………………………………………………………………………………………………….. ………………………………………………………………………………………………………………… LANDO …………………………. TEL/FAKS/RETADRESO ……………………………………. PROFESIO …………………………………………. NASKIĜDATO ……………………………….. DATO …………………………………… SUBSKRIBO ………………………………………………..

******************************************************************************

KONGRESKOTIZOJ: Ĝis 1-majo 1999 poste

Kongresano 1 (ne HEF-ano) …………… 3.500 ………………… 4.000 Kongresano 2 (HEF-ano) ……………….. 3.000 ………………… 3.500 Kunulo de Kongresano 1 ……………….. 3.000 ………………… 3.500 Kunulo de Kongresano 2 ……………….. 2.500 ………………… 3.000 Membro de grupo (min. 15-persona) . 2.500 ………………… 4.000 Donaco…………………………………………. .. ………………… Loĝado ……………………………………………______ ………………… ______ ENTUTE ……………………………….. ……………… ptj.

Sendu la monon al la banko supre menciita, kaj samtempe la aliĝilon kaj kopion de la konfirmo de la pago al la KONGRESA SEKRETARIO.

Por bank-ĉekoj kaj poŝtmandatoj aldonu 10 %

Página 18 del original
Página 18 del original

[BILDO p.18] Supre maldekstre, desegnaĵo de urba konstruaĵaro en perspektivo: pluraj altaj domoj kun fenestrovicoj kaj, dekstre, konstruaĵo kun pinta tegmento. La tuta paĝo estas presita sur verda papero.

LOĜADO

58-a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO

9-a EŬROPA ESPERANTO-FORUMO

CASTELLÓN, 17-a-21-a DE JULIO 1999

****************************

1.- HOTEL INTUR (4-stela): Loko en dulita ĉambro: 6.500 pesetoj. En unulita: 9.000, ambaŭ kun matenmanĝo.

2.- HOTEL JAIME I (3-stela), en la urbocentro: Loko en dulita ĉambro: 5.500 pesetoj. En unulita: 8.100, ambaŭ kun matenmanĝo.

3.- HOTEL RESIDENCIA DOÑA LOLA (2-stela), tre proksima al la kongresejo: Loko en dulita ĉambro: 4.300 pesetoj. En unulita: 6.000, ambaŭ kun matenmanĝo.

4.- HOTEL MASSER (2-stela), en la urbocentro: Loko en dulita ĉambro: 4.000 pesetoj. En unulita 4.300. SEN matenmanĝo.

5.- RESIDENCIA DE ESTUDIANTES MIRAMAR (proksima al la kongresejo). Tre komforta. Loko en dulita ĉambro, KUN matenmanĝo: 3.000 pesetoj.

6.- RESIDENCIA BANCAJA: Tre komforta. Loko en dulita ĉambro, SEN matenmanĝo: 1.900 pesetoj.

7.- DIVERSAJ PENSIONOJ EN CASTELLÓN: Loko en dulita ĉambro: 2.100 pesetoj. En unulita: 2.300. En dulita con bankuvo: 2.400. Cxiuj SEN matenmanĝo. La unuaj homoj kiuj faros rezervon ricevos la plej komfortajn kaj proksimajn lokojn.

8.- ALBERGUE MUNICIPAL DE VILLAREAL (vilaĝo 7 kilometroj for de la kongresejo, komforta): Loko en dulita aŭ en trilita ĉambro: 800 pesetoj, SEN matenmanĝo. Se ne estas sufiĉe da mendoj oni devos nuligi ĉi tiun lokon.

Dum labortagoj eblas tagmanĝi ĉe la kongresejo, mem, sufiĉe malmultekoste. Dimanĉe oni preparos por la kongresanaro «Giganta paella»-n, por tagmanĝi, senpage, kaj pro tio ne oni bezonas serĉi restoracion tiutage.

Nepras antaŭpagi la loĝadon. Post la 1-a de majo aldonu 10 % al la tuta kosto. Post la 1-a de junio la LKK ne certigas rezervon. Se iu deziras resti pli da tagoj, bonvolu informi detale, por bone organizi la rezervon. Kiu volas okupi lokon en dulita ĉambro povas informi kun kiu deziras disdividi la ĉambron.

Valencia Luno n.º ~ (diciembre de 2001)

Texto completo del número ~ de Valencia Luno, el boletín del Grupo de Esperanto de Valencia, de diciembre de 2001: 4 páginas transcritas del original.

Portada de Valencia Luno n.º ~, diciembre de 2001.
Portada de Valencia Luno n.º ~, diciembre de 2001.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_2001_dec_zamenhofa_tago

Qué tiene de especial este ejemplar

  • El número no lleva ninguna numeración impresa: es un cuaderno especial dedicado al Día de Zamenhof del 15 de diciembre de 2001.
  • La dirección del grupo aparece en tres formas que no concuerdan entre sí: el cupón de lotería dice «Av. Peris y Valero, 96. 3.º. 5.ª», el programa de la página 2 da la calle sin piso y la página 4 escribe «Avenida Peris y Valero 96, 5.».
  • El anuncio de la página 3 sitúa los cursos del local del grupo los miércoles, de 19 a 20 y de 20 a 21, mientras que la página 4 los pone los lunes a las 19.00 en ese mismo local.
  • El programa imprime el nombre del contacto de Cheste como «Jose julio», con jota minúscula y sin acentos.
  • La foto de la cubierta es una trama fotocopiada de contraste muy alto: se distingue un grupo de personas ante una fachada, una corona de laurel y una bandera esperantista, pero no lleva pie ni ningún nombre.

Qué hay en este número

p. Título Idioma Firma
1 ZAMENHOFA TAGO en CHESTE (kovrilo) epo
2 ZAMENHOFA TAGO epo/spa
3 MENUO spa
3 KRISTNASKA LOTERIO spa
4 ALIAJ INFORMOJ spa

El boletín, entero

Página 1 del original
Página 1 del original

[BILDO p.1] Kapo de la kovrilo: verda rektangulo kun blanka desegnaĵo de la Torres de Serrans (la valencia urbopordego kun du turoj) maldekstre, la titolo VALENCIA LUNO en grandaj blankaj literoj — la komenca C de «VALENCIA» estas duonluno — kaj kvinpinta blanka stelo dekstre.

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

ZAMENHOFA TAGO

en CHESTE

[BILDO p.1] Tre kontrasta nigra-blanka foto (fotokopiita rastrumo) de strata ceremonio: antaŭ helkolora domfasado kun krada fenestro staras grupo da homoj, kaj unu el ili tenas grandan laŭrkronon apogitan sur la muro; supre maldekstre pendas flago kun stelo — la esperanta flago — apud la angulo de la konstruaĵo.

15a decembro 2001

Página 2 del original
Página 2 del original

ZAMENHOFA TAGO

Kiel ĉiujare, la valencia esperantistaro celebros la datrevenon de la naskiĝo kreinto de Esperanto, doktoro Zamenhof, la 15an de decembro.

Ĉi jare la aranĝo okazos en Cheste, kune kun niaj tieaj samideanoj. La programo estos la jena:

11.30.- Foriro el Grupo Esperanto de Valencia, Avenida Peris y Valero 96 (Valencia) per niaj aŭtomobiloj, al Cheste.

12.30.- Metado de laŭrkrono sur la memortabulon ĉe Strato Zamenhof, de Cheste

14.00.-Salutvortoj de la E-reprezentantoj, kaj Oficiala Bankedo.

La Bankedo okazos en Bar Restaurante León. Carretera Liria 57. Cheste. Telefonnumero : 96 2510834.

17.00.- Reveno al Valencia.

NOTO: La prezo de la menuo estas 2.500 pesetoj.

ALIĜOJ: Por aliĝi oni devas telefoni al unu el ĉi tiuj numeroj:

Jose julio (Cheste): 96 251 10 82

Augusto (Valencia): 96 3401369

************

Aviso: Todos los que quieran asistir (esperantistas, familiares, amigos) se deben apuntar con tiempo suficiente para facilitar la tarea a nuestros amigos de Cheste.

Nos repartiremos entre los coches que haya. El que tenga plaza libre en su coche que nos lo diga.

Página 3 del original
Página 3 del original

Primero: Sepia, clóchinas, champiñones, calamares

Segundo: Se puede elegir entre Ternera, Lomo, Chuletas, Emperador.

Copa de la Casa

Vino, cerveza, gaseosa, agua mineral

**************

KRISTNASKA LOTERIO

[BILDO p.3] Fotokopio de partoprena kupono de la hispana Kristnaska Loterio, en du duonoj. Maldekstre, ene de dika nigra kadro, la reklamo de la grupo; supre dekstre la emblemo de «Lotería Nacional» — la vortoj kun terglobo en kvadrata kadro inter ili. Vertikale sur la maldekstra rando, presita en malgrandaj literoj: «Canyamelar Impresores, S. L. – Tel. 963 671 195». Vertikale meze, inter la du duonoj: «N.º 000909».

[REKLAMO p.3] GRUPO ESPERANTO DE VALENCIA — Cursos Trimestrales todo el año miércoles de 19 a 20 y de 20 a 21 — Av. Peris y Valero, 96. 3.º. 5.ª — Teléfono 96 374 43 99 — 46006 VALENCIA

Teksto de la dekstra duono de la kupono: «El portador participa con 200 pesetas en el N.º 28768. Sorteo 22 Diciembre 2001, donativo 50 Ptas. Son 250 Pesetas. NOTA.- Todo talón roto o enmendado será nulo. Caduca a los 3 meses.»

Para todos aquellos que lo deseen, ya está disponible la Lotería de Navidad del Grupo Esperanto de Valencia. Comprándola o ayudando a venderla ayudáis al sostenimiento del grupo. Los lunes y viernes de 19 a 20 horas. Teléfono: 96 3744399.

Página 4 del original
Página 4 del original

ALIAJ INFORMOJ

1.- Cursos de Esperanto, los lunes a las 19.00 en Grupo Esperanto de Valencia, Avenida Peris y Valero 96, 5.

Los miércoles, de 16.45 a 18.15 en Centro de Educación Permanente de Adultos «Reina Doña Germana», Pintor Vilar 1.

2.- Programa de Esperanto en Radio Klara, Frecuencia 104.4, FM, los viernes de 20.30 a 21.00

3.- Congreso Internacional de SAT: del 1 al 7 de julio 2002, en Alicante.

4.- Congreso de la Federación Española de Esperanto: Alicante, del 5 al 7 de julio 2002.

5.- Congreso de la Federación Valenciana de Esperanto y Murcia, los días 18 y 19 de mayo del 2002. Visita a las famosas «Cuevas de San José», y «paella gigante».

Valencia Luno n.º 48 (marzo de 2002)

Texto completo del número 48 de Valencia Luno, el boletín del Grupo de Esperanto de Valencia, de marzo de 2002: 20 páginas transcritas del original.

Portada de Valencia Luno n.º 48, marzo de 2002.
Portada de Valencia Luno n.º 48, marzo de 2002.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_2002_n48_mar

Qué tiene de especial este ejemplar

  • Ninguna de las veinte páginas va numerada: el número no imprime cifra alguna de paginación, ni siquiera en la portada o en el programa del congreso.
  • El número no lleva índice. La página 2 hace ese papel a medias: contiene el colofón (coordinador, depósito legal V-1683-1983, cuota de 6 euros y cuenta de BANCAJA) y las direcciones de los cinco grupos federados — Alicante, Callosa de Segura, Cheste, Orihuela y Castellón —, pero ninguna lista de los artículos.
  • El nombre del pueblo que acoge el congreso sale de cuatro maneras dentro del mismo número: «LA VALL D’UIXÓ» en la portada, «Vall d’Uixó» en la página 2, «Vall d’Uxó» en la crónica del congreso de Alicante (p. 14) y «LA VALL D’UIXO», sin tilde, en el título de la página 19, que en el texto sí escribe «La Vall d’Uixó».
  • El número se contradice sobre el 11.º Foro Europeo de Esperanto de Valencia: la página 2 habla de «ĉ.200 samideanoj el 10 landoj» — con un paréntesis de cierre que no abre en ninguna parte —, mientras que la crónica de la página 8 dice «ĉirkaŭ 200 homoj» y nombra siete países: Polonia, Letonia, Francia, Estados Unidos, Islandia, Rumanía y España.
  • Varios nombres propios extranjeros salen con erratas que dificultan buscarlos: el parque croata de Plitvice es «Plivitce» (p. 17), la sede del congreso universal de 2003, Gotemburgo, es «Gotteborg» (p. 13), Róterdam se imprime «Rótterdam», con acento agudo (p. 17), y la profesora polaca Aneta Będkowska aparece como «Aneta Bedkoswska Pollando)», con las letras cambiadas de sitio y sin el paréntesis de apertura (p. 8).
  • La ganadora del premio Klara Silbernik del 60.º Congreso Español se imprime «Rosalia Desirre Rahona» (p. 15), sin tilde alguna y con el segundo nombre escrito de esa manera.
  • La cabecera del boletín sale dos veces: en la portada va impresa en verde, con la torre de Serranos, la «C» de VALENCIA convertida en luna creciente y la estrella de cinco puntas; en la página 2 se repite la misma cabecera en blanco y negro.

Qué hay en este número

p. Título Idioma Firma
1 13-a KONGRESO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO kaj MURCIO — LA VALL D’UIXÓ (Castellón) 18-19 MAJO, 2002 (kovrilpaĝo) epo
2 Kolofono kaj adresoj de la grupoj epo
2 GRAVAJ OKAZINTAJOJ epo La Estraro
3 KOMENTO PRI FRAGMENTOJ DE LA AKTO I, SCENO V, DE «HAMLETO» epo Santiago Miquel Planas
5 INTERESAJ RETADRESOJ epo
6 «ESPERANTO EN LA VALENCIA KOMUNUMO» epo
7 KONGRESOJ DE VEF KAJ MURCIO epo
7 250.000-foje Esperanto epo
7 Brazila Poŝto aperigis plian poŝtmarkon kun Esperanto-teksto epo
8 11-a EŬROPA E-FORUMO — Valencia, 14-19 julio 2001 epo
9 ĈIAM EN NIA MEMORO epo
9 Kiel diri ? epo/spa MGA
10 GRANDA VORTARO ESPAÑOL-ESPERANTO epo/spa
11 Aliaj verkoj de Fernando de Diego epo
12 DIVERSAJ INFORMOJ JAM PASINTAJ epo
12 ANGUITA MENCIIS ESPERANTON epo
13 INTERESAJ E-AFEROJ epo
13 Jaro 2003 epo
13 SONREVUO POR NEVIDANTOJ epo
14 12-a KONGRESO DE VEF KAJ MURCIO — Alicante, 12-13 majo 2001 epo
15 60-a HISPANA ESPERANTO-KONGRESO — San Javier (Murcia) 21-25 junio 2001 epo
16 SENDU ARTIKOLOJN epo
16 INFORMO DE VATIKANO epo
16 UNIVERSITATA DISERTACIO «CUM LAUDE» PRI ESPERANTO epo GCF (El «Eventoj»)
17 NOVA ESTRARO DE UEA epo
18 13-a KONGRESO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO kaj MURCIO — La Vall D’Uixó (Castellón), 18-19 Majo 2002 epo
18 PROVIZORA PROGRAMO epo
19 LA VALL D’UIXO epo
20 ALIĜILO epo

El boletín, entero

Página 1 del original
Página 1 del original

[BILDO p.1] Verda horizontala kapo-strio kun blanka desegnaĵo de la valencia turo «Torres de Serranos» maldekstre, la titolo VALENCIA LUNO per grandaj blankaj literoj — la komenca «C» de «VALENCIA» formas lunarkon — kaj kvinpinta stelo dekstre.

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

N-ro 48, marto 2002

[BILDO p.1] Nigra-blanka foto en grota interno: boato kun ĉirkaŭ dek vizitantoj naĝas sur la subtera akvo sub kalkŝtona volbo; dekstre videblas la pruo de dua boato.

13-a KONGRESO DE VALENCIA ESPERANTO- FEDERACIO kaj MURCIO

LA VALL D’UIXÓ (Castellón) 18-19 MAJO, 2002

Página 2 del original
Página 2 del original

[BILDO p.2] Nigra-blanka versio de la kapo de la bulteno: la turo, la teksto VALENCIA LUNO kun luna «C» kaj stelo, sub streko.

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

N-ro 48, marto 2002.

Kunordiganto: Augusto Casquero. Adreso ĉe VEF Leĝa depono: V-1683-1983. Sendata al ĉiuj anoj de la grupoj de Valencia Esperanto-Federacio. Aliaj abonantoj bv. meti 6 eŭrojn por unu jaro en konton de BANCAJA, 2077 0009 96 3101169604 kaj samtempe bv. sciigi la federacion pri via abono, nomo kaj adreso.

Valencia Esperanto-Federacio Av. Peris y Valero, 96-5 46006 Valencia ☎ 96 – 374 43 99 grupoesperantov@telepolis.com Alakanta Esperanto-Grupo c/ San Fernando, 39 03001 Alicante Ĉiam Esperanto c/ General Primo de Rivera, 6 03360 Callosa de Segura (Alicante) Lumradio Casa de Cultura c/ Blasco Ibáñez, 8 46380 Cheste (Valencia) Juna Suno (Junularo) Av. de la Vega, 4-4º B 03300 Orihuela (Alacant) Verda Rondeto Passeig Morella, 2 Baix 12004 Castellón de la Plana

GRAVAJ OKAZINTAJOJ

Dum la lasta jaro okazis en la Valencia Komunumo gravaj E-aferoj. Menciindas la 12a Kongreso de VEF kaj Murcio (Alicante 2001), la 11a Eŭropa Esperanto-Forumo, kun partopreno de ĉ.200 samideanoj el 10 landoj), la kursoj de E-o en Grupo Esperanto de Valencia, kaj lernejo reina Doña Germana, la revivigo de la esperanto radio-programoj en Radio Klara, la aktiva partopreno de niaj samideanoj en kongresoj kiel la hispana (San Javier) aŭ la UK de Zagrebo. Gravega kaj ĝojiga afero estis la apero de la libro «Esperanto en la Valencia Komunumo» far nia samideano Antonio Marco Botella, kaj de belega turisma broŝuro de Alicante.

Pri la projektoj por 2002, rimarkindas la daŭrigo de la E-kursoj, la baldaŭa apero de la grandega «Vortaro Español-Esperanto» de Fernando de Diego, la ankaŭ baldaŭa apero de turisma broŝuro de Valencia, en Esperanto, kaj plej grave, la komenco de la demarŝoj por okazigi en Valencia dum la jaro 2003 de 63a Hispana Kongreso de Esperanto, okaze de la Centjariĝo de la valencia kaj de la hispana asocioj, kaj la VEF-Murcia kongreso en Vall d’Uixó maje 2002.

La Estraro

Página 3 del original
Página 3 del original

KOMENTO PRI FRAGMENTOJ DE LA AKTO I, SCENO V, DE «HAMLETO»

[BILDO p.3] Gravurita portreto de William Shakespeare: brust-bildo kun alta frunto, liphararo kaj granda blanka rondkolumo.

En la akto I, sceno V, de «Hamleto», Horacio kaj Marcello vidas la spiriton de la patro de Hamleto kiu parolas longe kun la juna princo.

Tiu-ĉi, treege impresita pro la paroloj diritaj de sia patro, timas ke Horacio kaj Marcello povos rakonti kion ili vidis kaj aŭdis, kvankam ne aperas kun klareco ĉu ili aŭskultis la konfeson de la murdita reĝo.

Tiu timo devigas Hamleton energie postuli diversfoje de ambaŭ kompanoj ke ili ĵuru sur lia glavo, ke neniam komentos tion kio okazis dum la ekscita nokto.

En la angla teksto, tiu postulo estas esprimita tiele:

Hamlet:

Hic et ubique ? Then we’ll shift our ground Come hither, gentlemen, And lay your hands again upon my sword: Never to speak of this that you have heard, Swear by my sword.

La Zamenhofa traduko estas:

Página 4 del original
Página 4 del original

Hamleto:

Hic et ubique ? Ŝanĝu ni la lokon! Al mi, sinjoroj! Metu viajn manojn Denove sur la glavon kaj ripetu Ke vi neniam al neniu diros Pri la apero de la nokto. Ĵuru Pri tio ĉi sur mia glavo!

Spirito:

———————————— Ĵuru!

Rilate al la latina «Hic et ubique», H. Jenkins (laŭ Conejero-Talens, «Hamlet», 7a eldono, Fuenlabrada, 1998, p. 214) diras: «Estas nur Dio kaj la diablo kiuj povas esti tie-ĉi kaj ĉie samtempe».

Spencer (T. J. B. Spencer, «Hamlet», London, 1996, p. 242) pri la angla «Then we’ll shift our ground» klarigas ke Hamleto instigas siajn amikojn ke ili moviĝu zigzage tute strange. Sed Horacio kaj Marcello probable foriras pro teruro for de la loko el kie devenas la voĉo de la spirito kaj la dana princo sekvas ilin tra diversaj partoj de la scenejo.

Danke al tiu klarigo de Spencer, oni povas kompreni la duan parton de la verso de Zamenhof: «Ŝanĝu ni la lokon!».

Je la duobla neo de la kvara kaj la kvina versoj de Z.: «Ripetu ke vi neniam al neniu diros pri la apero de la nokto», Paul Fruictier («Kompleta Gramatiko kaj Vortfarado de Esperanto», Jaslo, Pollando, 1930, p. 71) asertas «ke kiam existas jam en frazo vorto nea per si mem oni ne uzas duan neon, ĉar tiel oni povus ricevi jesan senson». Poste, en Rim. 1 (sur la sama paĝo) skribas: «Tamen oni trovas iafoje duoblan neon en senco de pli forta neo», kaj, kiel ekzemplon donas la antaŭan esprimon el la traduko de «Hamleto».

Anstataŭ senso de pli forta neo, la frazo kopiita pli ŝajnas poezia licenco.

En la plej granda parto de la traduko, Z. uzas dekunu silabajn versojn. Aŭ pli ekzakte: kvinjambojn plus finan kromsilabon.

Ekzemple:

Página 5 del original
Página 5 del original

Sed kiel ĵuri?

Hamleto:

—————– Ke neniam vi Parolos eĉ per unu sola vorto Pri tio, kion en la lasta nokto Vi vidis. Ĵuru sur la glavo!

Spirito:

————————– Ĵuru!

La unua verso ĵus kopiita havas nur dek silabojn, ĉar la lasta estas akcentita.

Kenĵi Osaka («Personaj Pronomoj», Kisiwada, 1953, p. 97) faras kelkajn konsiderojn pri personaj pronomoj kiam agas kiel lasta silabo de frazo. Tamen, en tiu-ĉi okazo, persona pronomo estas lasta silabo de verso, sed ne de frazo.

Nun mi rememoras la vortojn de la franca aktoro Louis Jouvet («Témoignages sur le théâtre», Paris, 1952) laŭ citaĵo prenita de Jean-Jacques Roubins («Introduction aux grandes théories du Théâtre», Bordas, Paris, 1990, p. 130): «Por alproksimiĝi al majstraĵo (…) por ĝin kompreni, estas nur unu sintenado: la submetiĝo».

Kaj mi aldonas: Ankaŭ tio okazas ĉe la esltaraj tradukoj.

Santiago Miquel Planas

INTERESAJ RETADRESOJ

Grupo Esperanto de Valencia : grupoesperantov@telepolis.com Hispana Esperanto-Federacio: http// :www.esperanto-es.net UEA:http//: www.uea.org Kurso de Esperanto en Internet : http//:www.cursodeesperanto.com.br Kalendaro de E-aranĝoj: http//:www.eventoj.hu/kalendar.htm Muziko en Esperanto: http//:purl.org/net/muziko Radio: http//:osiek.org/aera Legi librojn en la reto: http//:www.esperanto.nu/eLibrejo Vojaĝi per Esperanto: http//:esperanto.net/ps Babili en la reto: http//:purl.org/net/babilejo

[BILDO p.5] Malgranda desegnaĵo de labortabla komputilo kun ekrano, muso kaj klavaro, en la malsupra dekstra angulo de la kadro.

Página 6 del original
Página 6 del original

[BILDO p.6] Manskribeca vinjeto kun la vorto VERKOJ, kliniĝanta laŭ ondo, en la supro de la paĝo.

[BILDO p.6] Nigra-blanka portreta foto de Antonio Marco Botella: maljuna viro kun okulvitroj, liphararo, kravato kaj insigno sur la jaka rebordo.

«ESPERANTO EN LA VALENCIA KOMUNUMO»

Antonio Marco Botella

Ĵus aperis, bele eldonita, tiu libro, tute nemalhavebla, 200-paĝa, verkita de nia elstara samideano Antonio Marco Botella, kie troviĝas la historio de Esperanto, ne nur de Valencio, sed ankaŭ aperas multaj interesaj informoj pri la movado tutlanda kaj tutmonda, kun detalaj mencioj pri gravaj esperantistoj, ekde niaj pioniroj ĝis nun, pri E-asocioj, pri kongresoj, kaj pri ĉio kio povas interesigi la leganton kaj la historiiston.

BIOGRAFIAJ NOTOJ (el la verko):

Antonio Marco Botella naskiĝis en 1921 en Callosa de Segura (Alicante), kaj nun estas emerita industria teknikisto. Li esperantistiĝis en 1937 kaj ekziliĝis tuj pos la fino de la hispana intercivitana milito, kie li gvidis siajn unuajn Esperanto-kursojn en la urboj Boghari, Cherchell kaj Oled el-Alleug.

Denove en Hispanio, li strebis por revivigi la ankoraŭ malpermesitan Hispana Esperanto-Movado en pluraj urboj, kion li atingis en Zaragoza (1949) gvidante E-kursojn, precipe al gejunuloj, tiel efike, ke la ĵusvenintoj renovigis la esperantistan vivon de la veterana societo Frateco.

Elstara organizanto de la Hispanaj E-kongresoj en 1954 kaj 1983, li viglis en ambaŭ kiel ĝenerala sekretario de la OKK.

Li ricevis la 1an Premion en la Beletra Konkurso okazinta en Gijón en 1955 (plej bona proza traduko), kaj la 1an Premion (plej bona originala poemo) en Lirika Konkurso okazinta en Alquerias (Murcio) en 1994. Kunfondinto kaj kunredaktoro de kajeroj el la Sudo (1988-1996) kaj ĉefredaktoro de Boletín (1989-1997) li ofte kunlaboris en beletraj internaciaj E-revuoj.

Antonio Marco Botella iniciatis kaj gvidis dum tri sinsekvaj jaroj ciklojn de Seminarioj pri beletraj kaj sociaj temoj en la rondo Frateco de Zaragoza, aktivas en la Laborista E-Movado, kunfondis HALE en 1988 kaj organizis la SAT-Antaŭkongreson en 1986 ĉe Ordesa.

Li estas aŭtoro de jenaj verkoj: Kroniko el la historio de Frateco (1983); Analoj de la E-Movado en Hispanio (1987), du volumoj, reeldonitaj en 1989; Sesenta años de Esperanto en Callosa (1992); Lirikaj Perloj de Al-Andalus (1995), reeldonita de la

Página 7 del original
Página 7 del original

kultura oficiala institucio «Fernando el Católico» de Zaragoza, en sama jaro; Laboristaj Kronikoj (1996), eldonita de SAT-Broŝurservo kaj prezentita en Parizo; Un siglo de Esperanto en Aragón (unu jarcenton de Esperanto en Aragono) (2000). Restas pluraj verkoj ankoraŭ neeldonitaj en la hispana kaj esperanta lingvoj, kelkaj el ili baldaŭ aperontaj.

Tiu ĉi verko aperanta hodiaŭ, historias la aktivadon de la geesperantistoj de la Valencia Komunumo, jam komenciĝinta je la fino de la 19a jarcento, interesa sub diversaj vidpunktoj kaj sendube alloga kaj leginda eĉ de ne-valencianoj.

KONGRESOJ DE VEF KAJ MURCIO

1-a.- 1990: Benicassim (Castellón) 2-a .- 1991: Alcantarilla (Murcia) 3-a.- 1992: Callosa de Segura (Alicante) 4-a.- 1993: Cheste (Valencia) 5-a.- 1994: Castellón 6-a.- 1995: Alquerías (Murcia) 7-a.- 1996: El Puig (Valencia) 8-a.- 1997: Benidorm (Alicante) 9-a: 1998: Castellón 10-a.- 1999: Lorca (Murcia) 11-a.- 2000: Requena (Valencia) 12-a.- 2001 (Alicante) 13-a.- 2002: La Vall D’Uixó (Castellón)

250.000-foje Esperanto

La germana hip-hop-muzikgrupo Freundeskreis (Amikaro) vendis 250.000 ekzemplerojn de sia kompaktdisko «Esperanto». Pro tio la grupo ricevis la premion «Goldene Schallplatte» (ora disko).

Brazila Poŝto aperigis plian poŝtmarkon kun Esperanto-teksto

Lastjanuare eldoniĝis kvar poŝtmarkoj kun infandesegnaĵoj omaĝe al la jaro 2000. Sub la nomo «Selando o Futuro» (vortludo inter «Afranki» kaj «Determini» la Estontecon), la serio prezentas talonojn apud la poŝtmarkoj.

La serio venas en 16-poŝtmarka folio (4 x 4). Ĉiu folio havas ok talonetojn kaj ĉiu taloneto prezentas la esprimon «vivu 2000» en aparta lingvo. Unu el la talonetoj prezentas sunon, ĉielarkon kaj laŭvorte la esprimon «Vivu 2000!». Ĝi estas unu el la nur du talonetoj, kiuj prezentas sunon kaj ĉielarkon – kurioze, la alia estas tiu kun la angla «Hurrah 2000!».

Intenco aŭ koincido pri la «internaciaj lingvoj»? Ĉiuj aliaj talonoj estas iom palaj, kun blua ĉielo kaj kolombetoj aŭ steloj. La ceteraj lingvoj estas franca, germana, ĉina, hispana, itala kaj portugala, kompreneble. La E-talono estas ligita al poŝtmarko kun teksto «Século XXI – O renacer de um mundo feliz» .

Página 8 del original
Página 8 del original

11-a EŬROPA E-FORUMO

Valencia, 14-19 julio 2001

[BILDO p.8] Grupa foto de ĉirkaŭ dudek personoj starantaj antaŭ domfasado sur strato; unu viro maldekstre portas blankan ĉapon, kelkaj tenas sakojn; sur la muro dekstre pendas ŝildoj kaj ornamaĵoj.

Apudskribo: Ĉe E-a strato en Cheste

En la Fakultato pri Filologio de la Universitato de Valencia, okazis la 11ª Eŭropa Esperanto-Forumo, de Monda Turismo, sub la titolo «Ekologio en Suda Eŭropo», kun partopreno de ĉirkaŭ 200 homoj el Pollando, Latvio, Francio, Usono, Islando, Rumanio, Hispanio.

Okazis prelegoj pri «Naturprotektado» (Francio), pri la «Sukcena Vojo» (Latvio), E-kurso gvidata de Aneta Bedkoswska Pollando), eksposicio «Naturo en mi kaj ĉirkaŭ mi», ekskurso al la belega lago Albufera, vizito al la Natura Parko, al la valencia historia monumentaro, ktp.

La «E-festivalo» okazis en la vilaĝo Cheste, post vizito al vinfabriko kaj gustumado de paeljo por 200 personoj. Antaŭ la komenco oni legis publike manifeston kontraŭ terorismo. Prezentiĝis tri muzik-grupoj el Pollando: Babi Jagi kaj Ritmix de Torun, kun modernaj dancoj kaj e-kantoj, koruso de Janovec, kiu ankaŭ kantis kelkajn kantojn esperante. La lasta, kaj pli forta, prezentiĝis orkestro Veloce per elektronikaj orgenoj.

[BILDO p.8] Foto de homoj sidantaj ĉe longaj tabloj sub arboj, manĝantaj el grandaj pladoj; virinoj kun blankaj bluzoj en la unua vico, iuj ventumas sin.

Apudskribo: Gustumado de «paeljo»

Página 9 del original
Página 9 del original

ĈIAM EN NIA MEMORO

Ni neniam povos forgesi niajn karajn samideanojn, laste forpasintaj, modeloj kaj ekzemploj, ne nur de bonaj, entuziasmaj kaj elstaraj esperantistoj, sed ĉefe modelo kiel homoj, malavaraj, sindonemaj, ĉiam pretaj labori, ĉiam afablaj, ĉiam amikecaj. Ni esperas ke ilia ekzemplo restos por ĉiam inter ni.

Jesús Raposo Félix Navarro L.M. Hernández Yzal

[BILDO p.9] Tri nigra-blankaj portretaj fotoj en vico, ĉiu sub sia nomo: maldekstre Jesús Raposo, kalva viro kun okulvitroj kaj kravato; meze Félix Navarro, tre maljuna viro; dekstre L.M. Hernández Yzal, viro kun helaj haroj kaj okulvitroj.

Kiel diri ?

actua de acuerdo con tus principios agu konforme al viaj principoj

actua de acuerdo con tus amigos agu en konsento kun viaj amikoj

las apariencias engañan ŝajno trompas

¡zapatero a tus zapatos! restu tajloro ĉe via laboro!

cena = vespermangxo cenar = vespermangxi callejoïn sin salida = sakstrato estar en ascuas – estar sobre ascuas = sidi sur pingloj

MGA

Página 10 del original
Página 10 del original

[BILDO p.10] Nigra-blanka foto de Fernando de Diego: maljuna viro kun blankaj haroj kaj okulvitroj, en hela ĉemizo, antaŭ pordo.

[BILDO p.10] Manskribeca vinjeto kun la vorto VERKOJ, kliniĝanta laŭ ondo.

GRANDA VORTARO ESPAÑOL-ESPERANTO

Fernando de Diego, ĵurnalisto kaj filologo, estas la aŭtoro de la Gran diccionario español-esperanto .

La longe atendata vortaro (ĉirkaŭ 50.000 enirvortoj, kun abundego da frazeologio, pli ol 1000 paĝoj) aperos baldaŭ. Finfine ni disponos je sistematika vortaro, ampleksa kaj profesia, ligilo inter la hispana kaj la internacia lingvoj.

Laŭ la kalkuloj ĉi tiu unudirekta fraseología vortaro ampleksos ĉirkaŭ 1200 paĝojn, en formato DIN-A 5 (simila al PIV). Laŭ la informatikaj terminoj ĝi okupas sep kaj duono MB-n.

Ni povas elekti, kiel ekzemplon, la vorton: banda

banda skarpo (faja) || Mús. fanfaro || bando (de ladrones, de pájaros): una banda de gorriones, bando da paseroj || vindo (de momia) || flanko: de la banda de acá de la montaña, de ĉi flanko de la montaro; de la ĉisa flanko de la montaro || bordo: de la banda de allá del río, de la transa bordo de la rivero || (remburita) rando (de mesa de billar): jugar por la banda, ludi ĉe la rando || leno*, koridoro (carril de carretera) || Rel. ŝultro-tuko || Cin. bendo: banda sonora, son-bendo; son-streko; P. ext. filmo-muziko || Dep. taĉo, tuŝ-linio (fútbol): saque de banda, enĵeto de sur taĉo; quedarse en la banda, resti ĉe la taĉo; balón fuera de banda, transtaĉa pilko; juez de banda, taĉ-juĝisto || Mar. flanko: de banda a banda, de flanko al flanko; banda estribor, triborda flanko || Rad. bendo: banda de ondas largas, long-onda bendo; banda de frecuencia, frekvenca bendo || Amé. klapego (de puerta, de ventana) || banda de rodadura, rad-bendo || arriar en banda, malligi fiks-ŝnuron, fiks-kablon (de barco) || banda de tambores, tambur-bando || banda transportadora, transporta bendo || irse a la banda, kliniĝi flanken (barco) || Fig. Fam. cerrarse en banda, voli nenion kompreni .

Página 11 del original
Página 11 del original

Aliaj verkoj de Fernando de Diego

1.- Originalaj

Nuevo método de esperanto para clases y autodidactas

Pri Esperanta traduk-arto Sendube la plej elstara eseo pri tradukarto iam verkita en Esperanto.

Pri literatura kritiko, kvin kritikaj eseoj pri literatura, lingvo kaj ideologio de Esperanto. Libro saĝa, polemika kaj plensuka.

2. Tradukoj

2.1. El la hispana

Astura bukedo, trad. F. de Diego, J. Camacho kaj L. Dek,. Antologio de rakontoj kaj poemoj de Campoamor, Pérez de Ayala, Angel González, Palacio Valdés kaj «Clarín».

P. Baroja, La arbo de la sciado (El árbol de la ciencia)

G. A. Bécquer, Kun sopira koro (Versio de las Rimas)

C. J. Cela, La familio de Pascual Duarte (La familia de Pascual Duarte

M. de Cervantes, La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha (El ingenioso hidalgo don Quijote de la Mancha). Ilustraĵoj de Gustavo Doré. Sendube la plej altkvalita traduko el la hispana. Impona.

W. Fernández Flórez, La malica komizo (Versión de El malvado Carabel

R. Gallegos, Doña Bárbara, trad. F. de Diego, Caracas,

F. García Lorca, Cigana romancaro (Romancero gitano). Ege la plej valora traduko de de Diego

G. García Márquez, Cent jaroj da soleco (Cien años de soledad),

A. Machado, La lando de Alvargonzález (La tierra de Alvargonzález),

P. Neruda, Dudek poemoj amaj kaj unu despera kanto (Veinte poemas de amor y una canción desesperada).

Sentempa simfonio. Poem-antologio hispana (Sinfonía intemporal. Antología poética española). El Arcipestre de Hita, ĝis Carlos Bousoño.

R. M. del Valle-Inclán, Tirano Banderas.

2.2. Ankaŭ el la galega, angla kaj franca, el Hemingway, J. London, R.L. Stevenson, H. de Balzac, G. de Maupassant, ktp

Página 12 del original
Página 12 del original

DIVERSAJ INFORMOJ JAM PASINTAJ

KURSOJ

  • Dum la lastaj kvin jaroj jam pli ol 300 gelernantoj ricevis la kreditojn kaj la atestilojn de la kursoj de Esperanto en la Fakultato pri Filologio de la Valencia Universitato La lasta, kun ĉirkaŭ 100 gelernantoj, havis la akademian valoron je tri kreditoj..

-En novembro, oni finis la trimonatan E-kurson en aŭlo de la Aŭtonoma Universitato de Barcelono. Organizita de KAE (Kultura Asocio Esperantista), ĝi estis la una tiaspeca kurso en kataluna universitato. Dek gelernantoj partoprenis la kurson kun kontentiga rezulto.

-La Universitato de Valladolid subvenciis al d-rino Rafaela Urueña Alvarez pere de 75.000 ptoj. La subvencion petis d-rino Urueña kiel prelegantino, kadre de IKU, en la Universala Kongreso de Esperanto okazinta en Berlino pri la temo «De la homarana helpo al la homarana interveno en la aktuala Internacia Juro». La prelego de d-rino Urueña kune kun la aliaj prelegoj de IKU estis broŝurforme eldonitaj de UEA.

-Laŭ propono de Marco Trevisán , la subrektorejo de la Aŭtonoma Universitato de Madrido aprobis la statutojn de studenta Esperanto-asocio «Asociación para la Difusión del Esperanto». La asocion kreis 8 membroj, studentoj pri filozofio, artohistorio, fiziko, ktp. Krom la informado, prioritata agado de la nova asocio estas la instruado.

-La «Fundación de estudios sociales extremeños Pio Sopena» en Hervás (Cáceres) organizis du Esperanto-kursojn al kiuj ĉeestis 18 gelernantoj de Ekstremaduro, Valencio kaj Murcio. La Fondaĵo disponigis sian ejon kaj pagis la uzitajn lernolibrojn.

ANGUITA MENCIIS ESPERANTON

En voĉdonado al Kataluna Parlamento, Julio Anguita en mitingo okazinta en Sabadell, diris: «estas bone posedi la du lingvojn, la katalunan kaj la kastilian kaj por la internaciaj rilatoj oni devas uzi tiun belan kaj mirindan lingvon, kiu estas esperanto.»

Página 13 del original
Página 13 del original

INTERESAJ E-AFEROJ

1.- Kursoj de Esperanto:

. Merkrede, je la 17.00, en Centro de Educación Permanente de Adultos «Reina Doña Germana». Strato Pintor Vilar, 1. Valencia. Telefono: 96 3891072

. Merkrede, je la 19.00, en Grupo Esperanto de Valencia. Av. Peris y Valero, 96, 5ª . Valencia. 963744399.

2.- Programoj de Esperanto en Radio:

Radio Klara. Vendrede 20.30-21.30. FM 104.4. http://www.radioklara.org/programacio.html

Pola Radio en Internet: http://linz.orf.at/gast/antobern/retradio/progr013.html

3.- Kongresoj:

«75-a Internacia Kongreso de SAT»: 1-7 julio 2002. Alicante. Konstanta adreso: Prezidanto:. Martin Bustin Benito. Apt. de Correos 4143. ES-03080 ALICANTE. Tlf. kaj Fakso 00-34-965184596. Retadreso: marteno@ctv.es. http://www.multimania.com/satesperanto/servoj.html (kliku SERVOJ-KONGRESOJ)

5a Eŭrop-Unia Esperanto-Kongreso. Verona (Italia), 23-28 aŭgusto. Verona Esperanto-Grupo, CP 1616, 37100 Verona, Italia. e-poŝto: esperantoverona@adriacom.it «Efectiva lingva egaleco: rajto de la eŭropanoj»

Universala Esperanto-Kongreso. Fortaleza (Brazilo),. 03-10 aŭgusto. Inf: Universala Esperanto-Asocio, NL-3015 BJ Rotterdam, Nieuwe Binnenweg 176, Nederlando. +31-10-4361751. Rete: uea@inter.nl.net

Jaro 2003

Kongresoj:

63-a Hispana Kongreso de Esperanto. Centjariĝo de la valencia kaj de la hispana E-asocioj. Valencia, 16-21 julio 2003.

Universala Kongreso de Esperanto. Gotteborg. Svedio. 26 julio-2 aŭgusto 2003.

SONREVUO POR NEVIDANTOJ

En 1995 krasnodara regiona filio «ANEKO» de tutrusia organizo de invalidoj komencis aperigi Esperantlingvan 90-minutan sonrevuon «Voĉo de Amikeco». La abonprezo estas 8 USD (usonaj dolaroj). Apartan ekzempleron eblas ricevi kontraŭ 2 USD.

En unu jaro aperas 4 numeroj. Aŭdonte la sonmagazinon oni povas ekscii pri E-movado en Rusio kaj eksterlande, ekaŭdi kantojn kaj literaturaĵojn, kiuj estas prezentitaj dum E-renkontiĝoj kaj E-kongresoj. Ĝi enhavas ankaŭ sonigitajn artikolojn el rusiaj kaj eksterlandaj E-periodaĵoj. Mendu al : Vladimir RASSOĤIN, > ab/ja 96, RU-352900 ARMAVIR, Rusio. aneko@krintel.ru

Página 14 del original
Página 14 del original

12-a KONGRESO DE VEF KAJ MURCIO

Alicante, 12-13 majo 2001

[BILDO p.14] Granda grupa foto de ĉirkaŭ tridek kongresanoj antaŭ muro kun fenestroj: pluraj vicoj da starantaj personoj kaj unu viro kaŭranta antaŭe; kelkaj tenas sakojn kaj dokumentojn, unu virino en la mezo tenas paperan afiŝon kun verda stelo kaj [nelegebla] teksto.

La 12-a Kongreso de Valencia Esperanto-Federacio kaj Murcio okazis en la belega mediteranea urbo Alicante, 12-13 de majo, en impona kaj bone ekipita kongresejo, kaj en agrabla esperantista etoso, kun partopreno de E-reprezentantoj el la kvar provincoj, Alicante, Castellón, Murcia kaj Valencia.

José Miguel Bernabeu bele kaj interese prelegis pri «Kiel Funkcias Universo». La kongresanoj havis la eblecon viziti la grandan kaj historian fortikaĵon «Kastelo de Sankta Barbara», kiu havas belan vidon al la maro. Merititan omaĝon ĝuis nia veterana samideano Francisco Sánchez Antón, al kiu oni enmanigis belan memorŝildon kaj poemon verkita de S-ano Canet.

Dum la fermo bele kantis la muzika grupo Soncomson, kiuj, inter aliaj muzikpecoj, prezentis du kantojn en Esperanto. Unu el ili estis nia himno, en bela versio, akompanata de gitaroj. Notindas ankaŭ la disdonado de riĉe presita turisma broŝuro pri la Blanka Marbordo, en E-versio, kio estis vera surprizo por la ĉeestantoj.

Dum la Ĝenerala Asembleo oni aprobis okazigi la kongreson de la jaro 2002 en la vilaĝo «Vall d’Uxó» de la Provinco Castellón, kies urba registaro elkore invitis tiucele. Famas en tiu turisma vilaĝo la «Grotoj de Sankta Jozefo», viziteblaj grandparte per subtera boato, laŭlonge de kelkaj kilometroj.

Adiaŭo okazis, kiel tradicie, ĉetable, frandante valencian paejlon.

Página 15 del original
Página 15 del original

60-a HISPANA ESPERANTO-KONGRESO

San Javier (Murcia) 21-25 junio 2001

[BILDO p.15] Foto de emajlita strattabulo fiksita sur fosto, kun la surskribo «PLAZA ESPERANTO» kaj la eskudo de la urbo en la maldekstra angulo. Apudskribo: «Inaŭguro de «Plaza Esperanto»».

De la 21a ĝis la 25a de junio okazis en la belega apudmara vilaĝo San Javier la 60a Hispana Esperanto-kongreso, kun partopreno de samideanoj el diversaj landoj, krom Hispanio: Portugalio, Rusio, Israelo, Britio, ktp.

Pozitiva surprizo estis ne nur la ĉeesto de la urbestro de San Javier, kaj la skabeno pri kulturo, en la inaŭguro de la Kongreso, sed ankaŭ la inaŭguro de «Plaza Esperanto.

Krom la bona klimato, la bona manĝo kaj la kutimaj kongresaĵoj: Inaŭguro, Fermo, Ĝenerala Kunsido, liverado de la Premio Klara Silbernik (Rosalia Desirre Rahona), aparte notindis:

1.- Hispanlingva prelego, «El síndrome de Babel» (Jesús de las Heras) 2.- Prezento de bunta bildvortaro en 10 lingvoj (ankaŭ en Esperanto). Itala. 3.-Seminario «Eldonado de libroj, revuoj kaj bultenoj per komputiloj». Adúriz. 4.- Prezentado de la preparlaboroj por la vortaro de de Diego. 5.- Luis Serrano transprenis la Libroservon. 6.- Oni gratulis Adúriz pro sia elekto kiel novan Akademianon.

[BILDO p.15] Grupa foto de proksimume tridek kongresanoj, viroj kaj virinoj, starantaj sur la ŝtupoj antaŭ brika konstruaĵo kun granda pordo; unu virino en la centro tenas florbukedon. Apudskribo: «Antaŭ la Kongresejo de San Javier».

Página 16 del original
Página 16 del original

[BILDO p.16] En la maldekstra parto de la enkadrigita anonco, desegnaĵo de malnova skribmaŝino vidata oblikve.

SENDU ARTIKOLOJN

Ĉi tiu estas via bulteno, VALENCIA LUNO. Sen via helpo, ĝi ne estos interesa. Sendu al ni viajn artikolojn, fotojn, komentojn, ktp.

DANKON !!!

[BILDO p.16] Linidesegnaĵo de preĝejo kun tegmenta sonorilturo kaj arkforma pordo, metita super la titolo de la sekva artikolo.

INFORMO DE VATIKANO

En Oktobro okazis en Vatikano Eŭropa Sinodo, en kiu 240 katolikaj episkopoj kaj delegitoj analizas la nuntempan situacion de la eklezio kaj serĉas perspektivojn por la estonto. La ĉefepiskopo György Jakubinyi el Rumanio tie denove atentigis pri Esperanto kiel ebla solvo de la lingva problemo en la katolika eklezio. En intervjuo hungarlingva de la Vatikana Radio, inter aliaj li diris:» La latina lingvo, kiun mi tre ŝatas, en la katolika eklezio mortis. Mi proponis por internacia uzo Esperanton. Ĉar se oni uzus vivantan lingvon (lingvon de iu nacio) tiam ni surprenus la vivkoncepton kaj kulturon de ties nacio, kaj tiu kaŭzus lingvan imperialismon.»

UNIVERSITATA DISERTACIO «CUM LAUDE» PRI ESPERANTO

Ĉe la Beletra Fakultato de la Universitato de Torino (fako scienco de la komunikado) Federico Gobbo, 24-jara, tre brile diplomiĝis per disertacio pri «La dilemo de Esperanto inter helpfunkcio kaj civitaniĝo».

La pli ol 400 paĝa disertacio estis longe diskutita antaŭ la juĝanta profesoraro kiu juĝis al Gobbo la plej altajn eblajn poentojn, ege malofte donataj en la italaj universitatoj, nome 110/110 kun laŭdo, honora mencio kaj deklaro de indo je publikigo.

La disertacio, jam nun konsiderebla klasikaĵo inter la priesperantaj esploroj, konsistas el tri partoj: Esperanto komunikata, Esperanto komunikanta, Esperanto komunikebla.

GCF (El «Eventoj»)

Página 17 del original
Página 17 del original

NOVA ESTRARO DE UEA

Dum la pasinta Universala Kongreso, okazinta en Zagreb, Kroatio, oni diskonigis la informojn pri la nova Estraro de UEA, kaj ankaŭ pri la gravaj ŝanĝoj en la CO en Rótterdam, ĉi lastaj ĉefe okazintaj pro la demisio de kelkaj CO-stabanoj, kiel Osmo Buller, Istvan Ertl kaj Pasquale Zapelli.

Jen la nova konsisto de la UEA-estraro:

Prezidanto (strategia forumo, UNESCO): D-ro Renato Corsetti. Italia. Vicprezidanto (strategio k. planado, UN Novjorko): Prof. Humphrey Tonkin. Usono. Vicprezidanto (eksteraj rilatoj): Prof. Lee Chong-Yeong. Koreio. Ĝenerala sekretario (faka agado, rilatoj kun TEJO, rilatoj kun la Komitato, kongresoj, Nobel-kampanjo): S-ro Ivo Osibov. Kroatio. Financo, administrado: S-ino Ans Bakker-ten Hagen. Nederlando. Eduko, kulturo, ILEI-rilatoj, sporto, afrika agado: Gbeglo Koffi. Togolando. Informado: S-ro Andrej Grigorjevskij. Rusio. Landa agado: S-ino Michela Lipari. Italia. Observanto de TEJO: S-ro Marko Naoki-Lins. Observanto de ILEI: S-ro Maŭro La Torre. Italio. Revuo «ESPERANTO»: Stano Marĉek. Slovakio

La movado troviĝas nun en tre spertaj manoj, kapablaj kaj entuziasmaj homoj, kiuj certe gvidos kaj avangardos lerte la progreson de nia movado, jam komenciĝanta. Ni gratulas ilin, deziras grandan sukceson, kaj ofertas nian entuziasman kunlaboron.

[BILDO p.17] Du fotoj flank-al-flanke. Maldekstre: duonfiguro de du viroj kun okulvitroj, la unua kalva, ambaŭ en helaj ĉemizoj, rigardantaj al la kamerao en interna ĉambro. Dekstre: grupo de proksimume dek du personoj starantaj eksterdome antaŭ arboj kaj verdaĵoj.

FOTOJ DUM LA UK EN ZAGREBO

La Prezidanto de UEA, d-ro Corsetti kaj A.Casquero — Hispanoj en Plivitce (Kroatio)

Página 18 del original
Página 18 del original

13-a KONGRESO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO kaj MURCIO

La Vall D’Uixó (Castellón), 18-19 Majo 2002

KONGRESEJO: PALAU MARQUESOS VIVEL-FUNDACIÓ CAIXA CASTELLÓ, Strato. Sanchis Tarazona, 35, telefono 964 66 68 05

Organiza Komitato: Francisco Conejero: 964 20 32 38 kaj Augusto Casquero, 963 40 13 69

PROVIZORA PROGRAMO

SABATO, 18a MAJO

09.30 Akcepto de la kongresanoj kaj disdonado de dokumentoj. 11.00 Kunveno de la delegitoj. Malfermo «Filatela Eksposicio». 12.00 Prelego 1 kaj prezentado de Perkomputila E-kurso. 13.00 Promenado tra la vilaĝo. 14.00 Libera tempo por tagmanĝi. 17.00 Prelego 2 18.00 Kunveno de delegitoj. OFICIALA MALFERMO. 19.00 Filmo en Esperanto. Prezentado de venontaj kongresoj. 20.00 Asembleo de VEF kaj MURCIO. 1a parto.

DIMANĈO, 19a MAJO

10.00 Vizito al la Groto de Sankta Jozefo per boato (NUR kongresanoj kiuj sin anoncis anticipe). 12.00 Ĝenerala Asembleo. 13.00 Oficiala FERMO DE LA KONGRESO. 14.00 Giganta Paella.

Página 19 del original
Página 19 del original

[BILDO p.19] Foto de tri-etaĝa urba palaco kun feraj balkonoj, alta tegmento kaj fera krado antaŭ la fasado. Apudskribo: «KONGRESEJO».

LA VALL D’UIXO

La Vall d’Uixó ampleksas 68 kvadratajn km, kun meza alteco de 118 m sur la marnivelo, kun 30.000 loĝantoj. Vilaĝo inter montoj, situiĝas tamen nur 9 kilometrojn for de la marbordo.

Jam loĝata dum la neolitika periodo, 16.000 jaroj a.k., ekzistas en la vilaĝo gravaj arkeologiaj restaĵoj de la diversaj praloĝantoj.

La plej grava turisma allogaĵo estas la mondfamaj Grotoj de Sankta Jozefo, kiuj estas viziteblaj per boatoj (2 km.) plus piede (255 m.), plus 1.932 m ne alireblaj por vizitantoj, tra la rivero kiu traboras la monton, kun profundeco de la akvo ĝis 12 metrojn. La groto estis loĝata jam antaŭ 15.000 jaroj, kaj ankoraŭ estas videblaj pentraĵoj de la Periodo Magdalania.

Troviĝas en la urbo kaj ĉirkaŭaĵoj interesaj restaĵoj, kiel la Romiana Akvokondukilo, la Ibero-Romiana setlejo, la Mezepoka Akvokondukilo de L’Arquet, preĝejoj, ermitejoj, palacoj, bone konservita malnova urbocentro, kaj belegaj naturaj ĉirkaŭaĵoj.

Famas la gastronomio. Menciindas la «paella», «empedrao», «coques de tomaca», la dolĉaĵoj kun araba deveno kiel «manjóvenes» kaj «panets».

Inter la tradiciaj festoj elstaras la procesioj de Sankta Semajno, la Karnavaloj, la Nokto de Sankta Johano, Fallas, «Penyes en Festa», surstrataj taŭrludoj, …

Página 20 del original
Página 20 del original

ALIĜILO

Antaŭnomo kaj nomo: …………………………………………………..

Adreso: ……………………………………………………………………….

Urbo: ………………………………………………………. P.K.:………..

Telefono:………………….Retadreso:

KOTIZOJ

Ĝis 30-4-2002 poste

Aliĝo al la kongreso: ………. 8 Eŭr . 12 Eŭr.

Donaco: ………………………

ENTUTE: …………………………………………. Eŭr.

(PAELLA kaj VIZITO al la Groto Sankta Jozefo inkluzivitaj)


Sendu la mendilon kaj la kvitancon de la pago al: Augusto Casquero de la Cruz. Avenida Burjasot, 29, A-31.46009 Valencia (Hispanio). Telefono: + + 96 3 40 13 69.

Retadreso: augustocasquero@infonegocio.com

Kaj sendu la monon al Federación Valenciana de Esperanto, BBVA, Plaza de España, 4.46007 Valencia.

Kontonumero: 0182 0506 46 0207830377


INFORMOJ PRI LOĜADO (sen matenmanĝo)

Hotel Belcaire. Ctra. Chilches, s/n. Telefono: 964 69 00 32

Loko en dulita ĉambro: 24 Eur. Unulita ĉambro: 40 Eur.

MENDU VI MEM !!!!

Valencia Luno n.º 49 (mayo de 2002)

Texto completo del número 49 de Valencia Luno, el boletín del Grupo de Esperanto de Valencia, de mayo de 2002: 20 páginas transcritas del original.

Portada de Valencia Luno n.º 49, mayo de 2002.
Portada de Valencia Luno n.º 49, mayo de 2002.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_2002_n49_maj

Qué tiene de especial este ejemplar

  • La tabla de cuotas del impreso de inscripción al congreso (p. 18) da las cifras 19/25 y 23/29 sin ninguna indicación de moneda, mientras que los precios de alojamiento de la p. 20 sí llevan el signo del euro.
  • En la lista de ZEO hay dos entradas marcadas con asterisco, «Sentmenat*» y «Torrox*», pero en ninguna de las dos páginas (p. 12-13) aparece la nota que lo explique.
  • La lista de ZEO sale con paréntesis sin cerrar: «Motril (Granada» (p. 13), y en la p. 12 las hileras de puntos que separan lugar, tipo y año se llevan el final de una entrada de Madrid, que queda «[San Bl…».
  • En la p. 12 una raya fina atraviesa el año de la entrada «Moià (Barcelona) — E-Strato — 1981», pliegue del papel o marca del escaneo; las cuatro cifras se siguen leyendo bien.
  • La condena de IKEL contra el atentado a Fernando Buesa (p. 11) va firmada solo «La prezidanto»: el nombre de Daniele Vitali únicamente aparece en la dirección electrónica impresa debajo de la firma.
  • Los nombres propios salen con erratas que dificultan su búsqueda: «Kurso pri Toruñ» (p. 3), con ñ, por la ciudad polaca Toruń; «Zelimir Pehar (Australio)» (p. 3), sin la ŭ que la misma página sí usa en otras palabras; y «Gotteborg» (p. 9) por Göteborg, sede del congreso universal de 2003.
  • Todo el número va en esperanto salvo la sección «Kiel diri 8» (p. 16), un glosario castellano-esperanto firmado MGA y numerado como octava entrega de una serie.

Qué hay en este número

p. Título Idioma Firma
1 61-a HISPANA ESPERANTO-KONGRESO. ALICANTE, 1-4 AŬGUSTO, 2002 (kovrilpaĝo) epo
2 VALENCIA LUNO (kolofono kaj adresoj de la grupoj) epo
2 GRAVAJ OKAZINTAĴOJ epo La Estraro
3 12a ĜENERALA KONFERENCO DE MONDA TURISMO epo Augusto Casquero
4 LA ŜERCA ESPERANTO-VORTARO epo (dankon al Josef Ŝemer kaj Teddy Löwenkopf!)
5 MANIFESTACIO KONTRAŬ TUTMONDIĜO EN VALENCIA epo
6 «EXPOLINGUA» EN MADRIDO epo
6 KLASO PARTOPRENAS KONKURSON PER PROJEKTO INTERKULTURO KAJ GAJNAS KOMPUTILARON epo
7 ANTONI GAUDÍ (1852-1926) epo
8 LINGVO DE PACO/LUGHATU-SSALAM epo Atilio ORELLANA ROJAS. Araba komisiono de UEA
9 INTERESAJ E-AFEROJ epo
9 Testamento de Beethoven en Esperanto! epo
10 JACQUES CHIRAC, FAVORE AL ESPERANTO epo Jacques Chirac
11 KONDAMNO ETA / IKEL kondamnas la ETA-atencon kontraŭ Fernando Buesa epo La prezidanto (Daniele Vitali)
12 ZEOJ EN HISPANIO epo
14 Kio estas, laŭ Zamenhof «popolo» epo L.L. Zamenhof
15 TURISMAJ BROŜUROJ EN ESPERANTO epo
15 PILGRIMADO AL SANTIAGO DE COMPOSTELA epo
16 STEVIE WONDER, DIO KAJ MI epo
16 Kiel diri 8 epo, spa MGA
17 MESAĜO AL IU INFANO EN LA MONDO epo Aurore, Cécile, Diane, Elodie et Simon; sendis Maryvonne Houviez
18 61a Hispana Esperanto-Kongreso. Alicante, 1a ĝis 4a de aŭgusto 2002 (aliĝilo) epo
19 NOVA DOCENTO EN AMSTERDAMO epo Hans Erasmus
19 ESPERANTA TELEVIDO !!! epo «Esperanto» Radikala Asocio
20 61a Hispana Kongreso de Esperanto. Loĝado epo

El boletín, entero

Página 1 del original
Página 1 del original

[BILDO p.1] Kapo de la bulteno: verda rektangulo kun blanka desegnaĵo de la Turoj de Serranos maldekstre, kaj la vortoj «VALENCIA LUNO» grandlitere; la komenca C de «VALENCIA» estas duonluno, kaj dekstre de «LUNO» staras kvinpinta stelo.

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

N-ro 49, majo 2002

[BILDO p.1] Aera nigra-blanka foto de konstruaĵaro: pluraj kvinetaĝaj blokoj aranĝitaj ĉirkaŭ centra korto, kun aŭtoparkejo, arboj kaj vojoj — la loĝejaro kie okazos la kongreso.

61-a HISPANA ESPERANTO-KONGRESO

ALICANTE, 1-4 AŬGUSTO, 2002

Página 2 del original
Página 2 del original

[BILDO p.2] Malgranda versio de la kapo de la bulteno: la Turoj de Serranos, «VALENCIA LUNO» kun duonluno kiel C, kaj stelo.

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

N-ro 49, majo 2002.

Kunordiganto: Augusto Casquero.

Adreso ĉe VEF

Leĝa depono: V-1683-1983.

Sendata al ĉiuj anoj de la grupoj de Valencia Esperanto-Federacio.

Aliaj abonantoj bv. meti 6 eŭrojn por unu jaro en konton de BANCAJA,

2077 0009 96 3101169604

kaj samtempe bv. sciigi la federacion pri via abono, nomo kaj adreso.

Valencia Esperanto-Federacio Av. Peris y Valero, 96-5 46006 Valencia ☎ 96 – 374 43 99 grupoesperantov@telepolis.com

Alakanta Esperanto-Grupo c/ San Fernando, 39 03001 Alicante

Ĉiam Esperanto c/ General Primo de Rivera, 6 03360 Callosa de Segura (Alicante)

Lumradio Casa de Cultura c/ Blasco Ibáñez, 8 46380 Cheste (Valencia)

Juna Suno (Junularo) Av. de la Vega, 4-4º B 03300 Orihuela (Alacant)

Verda Rondeto Passeig Morella, 2 Baix 12004 Castellón de la Plana

GRAVAJ OKAZINTAĴOJ

Menciindas dum la lastaj monatoj la kontaktoj faritaj kun Eŭropa Esperanto Unuiĝo por inviti okazigi la kongreson de tiu asocio en Valencia, julio de 2003, kune kun la Hispana Kongreso de Esperanto, dum la Jubileo de la valencia kaj de la hispana E-asocioj.

Interesaj estis ankaŭ la partopreno de diversaj valenciaj samideanoj, portante grandan E-flagon, dum la manisfestacio okzinta en Valencia, kontraŭ la tutmondiĝo, okaze de kunveno de ministroj pri eksteraj rilatoj de la landoj mediteraneaj, kun la konflikta partopreno de reprezentantoj de Israelo kaj Palestinio.

Dum la «Alternativa Foiro», ankaŭ niaj samideanoj muntis standon en kiu oni reklamis por E-o, kaj oni vendis librojn kaj diversajn materialojn.

Daŭre okazas radioelsendo en Esperanto en Radio Klara, kiu ege multe propagandas nian lingvon.

Kaj, kiel grava novaĵo, dum la 1a ĝis la 4a de aŭgusto okazos en la bela urbo Alicante la «61ª Hispana Kongreso de Esperanto» al kiu esperable ĉeestos multaj samideanoj.

La Estraro

Página 3 del original
Página 3 del original

12a ĜENERALA KONFERENCO DE MONDA TURISMO

[BILDO p.3] Nigra-blanka foto de sep-ok personoj sidantaj ĉe tablo en salono, antaŭ murpanelo kun afiŝoj kaj ekspoziciaj tabuloj; kelkaj rigardas al la fotilo. Apudskribo: estraranoj de Monda Turismo

Ekde la 26a de aprilo ĝis la 5a de majo 2002 okazis en Bydgoszcz (Pollando) la 12a Ĝenerala Konferenco de Monda Turismo, kun partoprenantoj el Pollando, Bulgario, Germanio, Hispanio, Belgio, Hungario, Peruo, Kazaĥstano, Latvio, Francio, Albanio, ktp.

Ene de tiuj aranĝoj okazis, krom la Konferenco, la 21-a Pola Studadsesio de A.I.S. San Marino, la Printempaj Stud-ekzamena Sesio de I.S.T.K., kaj la 27-aj Esperantaj Tagoj de Bydgoszcz. La AIS-Kursoj, kun entute 40 prelegoj 90-minutaj, la ISTK-Kursoj, kun entute 72 prelegoj 90-minutaj, kompreneble ĉiuj en Esperanto, kun tre diversaj temoj kaj prelegantoj. Ankaŭ okazis ekzamenoj por eksterĉeestaj gestudentoj de la 1-a studjaro, Bakalaŭrigaj Seminarioj por la 2-a kaj 3-a studjaroj, FAK-Ekzamenoj de A.I.S. por Studfinantoj (Bakalaŭroj-2002), Kunveno de la Pola A.I.S. Societo, Kurso pri Toruñ kaj Etnografio, Keramika Kurso, kaj belega Arta Vespero, kun bunto da artistoj (folkloraj, korusaj, muzik-instrumentaj, deklamado) kiuj uzis la internacian lingvon por la prezentadoj.

Dum la Ĝenerala Konferenco estis elektitaj kiel Prezidanton Andrzej Grzebowski (Pollando), Vicprezidantojn Augusto Casquero (Hispanio) kaj Lucille C. Harmon (Usono), Ĝeneralan Sekretarion Mara Timermame (Litovio), estraranojn Valerij Ĥramov (Kazaĥstano) kaj Zelimir Pehar (Australio), revizorojn Marcel Delforge (Belgio) kaj Daniela Emler (Pollando).

Etoso esperantista, altnivela, rekomendinda por la samideanaro kiu deziras profiti tiujn kursojn.

Augusto Casquero

Página 4 del original
Página 4 del original

LA ŜERCA ESPERANTO-VORTARO

(dankon al Josef Ŝemer kaj Teddy Löwenkopf!)

[BILDO p.4] Desegnaĵo de kelkaj starantaj libroj apogitaj unu al la alia, kun malfermita libro antaŭ ili.

Aĉeti: konduti iom maldece

Amuzo: utiligo de amo

Anastaso: trinkujo por kortbirdoj

Aŭgusto: kiam oni ne povas konstati ĉu la gusto estas bona aŭ ne

Aventuro: alta silo por storado de porĉevala nutraĵo

Baleno: interno de amuzejo

Balkono: kiam la geamantoj interkonatiĝis dum festeno

Barbaro: grupo de vang- kaj mentonharoj

Bastono: plej malalta vira voĉo

Batato: batata persono aŭ objekto

Beladono: plaĉa donaco

Bestaj viŝoj: «best wishes» (anglalingve)

Bibliofilo: Evangelio (Nova Testamento)

Bombono: unu dividite per bombo

Ĉampano: nutraĵo bakita el antilopa ledo

Ĉevalo: situanta inter montoj

Dialogo: preĝo

Diamanto: piulo

Dueto: du infanoj

Página 5 del original
Página 5 del original

Ekrano: subite aperanta rano

Ekstero: sablo

Eraro: grupo konsistanta el kelkaj partoj

Etaĝo: infaneco

Fakiro: promeno de spertulo

Fakturo: ne oblikva kiel tiu de Pizo

Fazoleo: oleo preta post kelkaj etapoj

Fidel Kastro: fidela, ĉar kastrita

Flegmono: honorario pagota al kuracisto aŭ flegistino

Horloĝo: la adreso de la horo

[BILDO p.5] Nigra-blanka foto de surstrata manifestacio: amaso da homoj, kaj antaŭe du personoj tenantaj etenditan flagon kun kvinpinta stelo — la esperanta flago.

MANIFESTACIO KONTRAŬ TUTMONDIĜO EN VALENCIA

Okaze de la kunveno de la 15 ministroj pri eksteraj rilatoj de la Eŭropa Unio plus 12 el aliaj landoj de la mediteranea marbordo, ĉefe arabaj, en Valencia (Hispanio), okazis populara manifestacio surstrate, la 20an de aprilo, kun amasa partopreno de pacaj manifestantoj el la tuta mondo, reprezentante ĉirkaŭ 120 NRO-jn kaj aliajn. Inter la petoj, por tutmonda paco, homa egaleco, por la tuja solvo de la israelo-palestina problemo, kontraŭ sovaĝa ekonomia tutmondiĝo, ktp, videblis la afiŝo kiun portis lokaj esperantistoj, kun la esperanta flago en unu flanko, kaj peto por solvo de la lingva tutmonda problemo en la alia flanko.

Página 6 del original
Página 6 del original

«EXPOLINGUA» EN MADRIDO

[BILDO p.6] Nigra-blanka foto de foira stando: super la stando pendas panelo kun la vorto «ESPERANTO»; antaŭ ĝi staras kaj konversacias grupo da homoj, kaj maldekstre videblas ekspozicia tabulo kun afiŝoj kaj libroj.

Ekde la 11a ĝis la 14a de aprilo okazis en la Internacia Foirejo de Casa de Campo (Madrid) la foiro pri lingvoj «EXPOLINGUA».

Hispana Esperanto-Federacio muntis tie inform-giĉeton, kie dum la kvar tagoj la publiko estis vaste informita pri la lingvo Esperanto. Deĵoris konstante madridaj samideanoj, kaj la giĉeto estis unu el la plej vizitataj de la tuta foiro, ĉefe de gejunuloj.

Jam estas tria partopreno en Expolingua, kaj kiel interesa informo indas mencii ke ĝis nun HEF devis pagi por la giĉeto, sed ĉi jare nia asocio estis invitita havi la giĉeton tute senpage.

KLASO PARTOPRENAS KONKURSON PER PROJEKTO INTERKULTURO KAJ GAJNAS KOMPUTILARON

La 5-a klaso de la Ĝenerala Lernejo N.1 en Biksado (Kovasna provinco, Rumanujo) partoprenis nacian konkurson, prezentante Projekton INTERKULTURO (ILEI/UEA), en kiu ĝi partoprenas. Rezulte ilia propono estas konsiderata la plej bona projekto kaj pro tio ili ĵus gajnis komput-laborejon, konsistanta el 5 komputiloj kun ligo al Interreto. La 25 gelernantoj memkompreneble tre feliĉiĝis pro tio, ĉar estante la unuaj aliĝintoj en la mondo en la interreta Kvazaŭlernejo «Tibor Sekelj», kie nun partoprenas 92 klasoj el ĉiuj kontinentoj, ĝis nun ili povis interrilati kun la alilandaj kamaradoj nur per malrapidega papera korespondado.

En tiu lernejo jam ekde pluraj jaroj tre lerte agas la instruisto Mihai TRIFOI, kiu Aranĝis tie eĉ etan esperanto-muzeon. Vere ili meritas tian kuraĝigon kaj subtenon.

Por tiuj, kiuj volus gratuli aŭ kontakti la gajnintojn ilia freŝa retadreso estas: pg024@xnet.ro

Página 7 del original
Página 7 del original

ANTONI GAUDÍ (1852-1926)

Dum la jaro 2002 okazos la 150a datreveno de la naskiĝo de unu el la plej kreivaj, originalaj kaj renovigaj arkitektoj el ĉiu epoko, Antoni Gaudí, kies prestiĝo daŭre kreskadis laŭlonge de la tempo, kio permesis ke lia verkaro, malbone konata ĝis antaŭ ne longe, estu finfine agnoskata.

Ĉi foje, Barcelona, kiu arigas la plej grandan parton de liaj plej gravaj konstruaĵoj, kaj kiel urbo ege zorganta pri arto, desegnado kaj arkitekturo, deziras ke la jaro 2002 estu speciala okazintaĵo por profundigi en la verkaron de Gaudí. Tiucele oni organizis la «Internacia Jaro Gaudí»-n, kiu koncentrigos diversajn aranĝojn kaj festojn kun la ĉefa celo diskonigi la malplej bone konatajn sed plej allogajn aspektojn de tiu verkaro, ĉar en Gaudí ne ĉio estas formo kaj aspekto, sed ankaŭ konstrua logiko kaj funkcia senso de la arkitekturo, ne preterlasante la artojn, metiojn kaj manarton.

Lia grandega kompetenteco kiel arkitekto de internaĵoj de la konstruaĵoj permesis al li projektadi, en streĉa kunlaboro kun elstaraj metiistoj de la epoko, ĉiujn elementojn kiuj konsistigas la arkitektan spacon – fero, mebloj, vitraloj, skulptaj elementoj, mozaikoj, ceramiko, ktp., komencante ĉe organika konceptado de la tuta aranĝado kaj de la integriĝo de ĉi elementoj en sia konstru-strukturo.

Admirata kaj diskutata jam en lia epoko pro la aŭdaco kaj originaleco de siaj kuraĝaj solvoj, post periodo de relativa forgeso kaj silento lia famo plifortiĝis nediskuteble en la specialigitaj medioj tra la tuta mondo, kaj nuntempe ĝuas popolan admiron.

Plej konata ĉefverko de Gaudí estas la ankoraŭ ne finkonstruita baziliko «Sagrada Familia», unu el la ĉefaj turismaj kaj religiaj allogaĵoj de Barcelona kaj de la tuta Hispanio.

Aliaj ĉefverkoj de Gaudí estas la Casa Batlló, Palau Güell, Parko Güell, La Pedrera,

Antonio Gaudí, pro sia religiemo, modesta vivo, homaranismaj sentoj, nuntempe estas en procezo de sanktigado ĉe Vatikano.

Por pliaj informoj oni povas viziti, inter multaj aliaj, la paĝaron: www.gaudi2002.bcn.es

[BILDO p.7] Tri malgrandaj nigra-blankaj fotoj vice: maldekstre la ondanta ŝtona fasado de La Pedrera (Casa Milà) kun siaj kamentuboj sur la tegmento; meze la turoj de la Sagrada Família; dekstre la fasado de urba domo de Gaudí kun balkonoj.

Página 8 del original
Página 8 del original

[BILDO p.8] Desegnaĵo de du manoj premantaj unu la alian en manpremo.

LINGVO DE PACO/LUGHATU-SSALAM

Ni, membroj de la la UEA-Komisiono por la Araba Mondo, deziras esprimi nian grandan bedaŭron rilate al la sanga ondo, kiun nun travivas Palestino kaj Israelo.

Organizo, kia nia, kiu ankaŭ defendas homajn rajtojn kaj pli specife la lingvajn, ne povas silenti antaŭ la perfortaj atakoj al la civila loĝantaro tiom israela kiom palestina.

Ni deziras aldoni nian voĉon al tiuj de pluraj aliaj en la mondo por kondamni ĉian agreson kaj perforton kaj ni alvokas kaj la israelan kaj la palestinan registarojn serĉi la vojojn por atingi baldaŭ pacan finon al ĉi tiu konflikto, sen pliaj murdoj.

En ĉi tiuj malhelaj horoj de sufero por ambaŭ popoloj, ni esperas, per subteno kaj solidareco al la civila loĝantaro, ke paco kaj justeco superregos.

Feliĉe ekzistas kelkaj, kvankam malmultaj, kiuj eĉ nun per projektoj de edukado, flegado, arto, proksimigas homojn el ambaŭ popoloj kaj tiel konservas la revon de interhoma komprenado. Esperantistoj laŭ sia idealo devas ne manki en tiuj rondoj.

Ne estas multo, kion ni povas konkrete fari. Por tamen substreki la respekton por ĉiuj viktimoj, kaj ankaŭ por substreki la fakton, ke esperantistoj dum sia tuta historio ĝenerale ne akceptis militon kiel normalan manieron solvi intergentajn konfliktojn («ne al glavo sangon soifanta» – diras tre konata linio de nia himno), ni decidis lanĉi kampanjon, kiu estas paralela al tiu jam lanĉita kun sukceso por helpi afganajn viktimojn.

La kampanjo, kies nomo en la araba kaj en Esperanto estas «Lughatu-ssalam/Lingvo de Paco», konsistas el tri eroj:

1 – kursoj de Esperanto por palestinaj kaj pli ĝenerale arabaj civitanoj laŭeble ĉeestaj sed ankaŭ perkorespondaj;

2 – materia helpo al la rifuĝintoj, interalie en la formo de laborbrigado por la rekonstruo de palestina urbo.

Al tiuj du eroj aldoniĝas tria ero, tio estas la ret-listo hiwar-al-hadharat/interciviliza-dialogo» por favori en pluraj lingvoj (inkluzive de Esperanto) dialogon inter araboj kaj nearaboj.

Ni esperas, ke per instruado pri Esperanto kaj pri ĝiaj valoroj, ni kontribuos al pli bona kaj paco-ebliga etoso en la regiono. Ni certas, ke pluraj el vi volos partopreni kaj instigi la esperantistojn de sia lando partopreni. La maniero por kontribui estas simpla: sendu vian monan subtenon al la konto Espero «por lingvo de paco 2», per la kutimaj pagmanieroj al UEA.

Se vi volas korespondi ĝenerale pri la kampanjo kaj pri la maniero popularigi ĝin inter esperantistoj, bonvolu sendi ret-mesaĝon al iei001@tiscali.nl.

Dankon!

Atilio ORELLANA ROJAS. Araba komisiono de UEA

Página 9 del original
Página 9 del original

INTERESAJ E-AFEROJ

1.- Kursoj de Esperanto:

. Lunde kaj merkrede, je la 19.00, en Grupo Esperanto de Valencia. Av. Peris y Valero, 96, 5ª. Valencia. 963744399.

2.- Programoj de Esperanto en Radio:

Radio Klara. Vendrede 20.30-21.30. FM 104.4. http://www.radioklara.org/programacio.html

Pola Radio en Internet: http://linz.orf.at/gast/antobern/retradio/progr013.html

3.- Kongresoj:

«75-a Internacia Kongreso de SAT»: 1-7 julio 2002. Alicante. Konstanta adreso: Prezidanto: Martin Bustin Benito. Apt. de Correos 4143. ES-03080 ALICANTE. Tlf. kaj Fakso 00-34-965184596. Retadreso: marteno@ctv.es. http://www.multimania.com/satesperanto/servoj.html (kliku SERVOJ-KONGRESOJ)

5a Eŭrop-Unia Esperanto-Kongreso. Verona (Italia), 23-28 aŭgusto. Verona Esperanto-Grupo, CP 1616, 37100 Verona, Italia. e-poŝto: esperantoverona@adriacom.it «Efectiva lingva egaleco: rajto de la eŭropanoj»

Universala Esperanto-Kongreso. Fortaleza (Brazilo),. 03-10 aŭgusto. Inf: Universala Esperanto-Asocio, NL-3015 BJ Rotterdam, Nieuwe Binnenweg 176, Nederlando. +31-10-4361751. Rete: uea@inter.nl.net

«61a Hispana Kongreso de Esperanto». 1-2-3-4 aŭgusto 2002. Alicante. (pli da informoj en la lastaj paĝoj de ĉi tiu bulteno)

«Internacia HoRo2002» (junulara aranĝo). 11-18 julio 2002. Salamanca.

Informoj ĉe: http://www.esperanto-es.net/HEJS/HoRo2002,

aŭ ĉe: http:// www.infonegocio.com/augustocasquero

Jaro 2003

Kongresoj:

62-a Hispana Kongreso de Esperanto. Centjariĝo de la valencia kaj de la hispana E-asocioj. Valencia, 16-21 julio 2003.

Universala Kongreso de Esperanto. Gotteborg. Svedio. 26 julio-2 aŭgusto 2003

Testamento de Beethoven en Esperanto!

Se vi vizitas Vienon, bonvolu veni en la Beethoven-loĝejon, kie rehaveblas lia testamento en bona esperanta traduko! Adreso: Vieno, 19-a distrikto, Probusgasse 6; Buso 38 A, haltejo Armbrustergasse. Telefono Vieno 318 82 15.

Página 10 del original
Página 10 del original

[BILDO p.10] Nigra-blanka portreta foto de mezaĝa viro en malhela kostumo kun kravato, antaŭ fenestro — Jacques Chirac.

JACQUES CHIRAC, FAVORE AL ESPERANTO

Jacques Chirac tiel respondis, la 15-an de aprilo, al retmesaĝo de Vincent Charlot (Francio) :

**********

Kara Sinjoro,

Vi bonvolis altiri mian atenton pri la problemo de Esperanto, kaj mi dankas vin pro tio ĉar, kiel vi jam scias, temas pri afero pri kiu mi estas sincere favora.

Eĉ se pro kialoj kiujn vi facile komprenos, mi deziras antaŭ ĉio min dediĉi al la defendo de la francparolantaro, mi havas profundan simpation por Esperanto kaj la humanista projekto kiu direktis ĝian kreiĝon kaj kiu pli ol iam ajn animas ĝiajn hodiaŭajn defendantojn.

Mi opinias miaflanke, ke la progresado de Esperanto, en la respekto de la kultura diverseco, kiu estas nedisigebla de ĝi, estus potenca faktoro de harmonio kaj kompreniĝo inter la popoloj.

Estas tute sendube ke, se la sorto de la urnoj estos al mi favora, mi submetos al la venonta registaro, kaj aparte al la ministro de la nacia Edukado, la demandon pri ĝia inkludado kiel elektebla lernobjekto en la abiturienta ekzameno, aparte pro la deziroj esprimitaj fare de la gelernantoj kaj gepatroj, kaj pri la ebleco varbi sufiĉe da kompetentaj ekzamenantoj.

Mi petas vin kredi, Kara Sinjoro, je la esprimo de miaj plej bonaj sentoj.

Plej kore. [manskribite]

Jacques Chirac

Página 11 del original
Página 11 del original

KONDAMNO ETA

Antaŭ ne longe venis al niaj manoj la jena artikolo, kondamno de IKEL (Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj). Ĉar la temo bedaŭrinde ankoraŭ aktualas, espereble ne dum multe da tempo, ni metas ĝin en nian bultenon.

Jen la teksto:

IKEL kondamnas la ETA-atencon kontraŭ Fernando Buesa

La Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (IKEL) deklaras sian firman kondamnon por la ETA-bombatenco de la 23-a de februaro 2000, kiu kaŭzis la morton de la ĉefo de la socialisma partio de Eŭskio, Fernando Buesa, kaj de lia korpgardisto.

IKEL jam esprimis sian kondamnon kontraŭ ajna formo de terorismo en sia «Deklaracio por Etnista Humanismo», kaj nun ripetas ke nur demokratiaj rimedoj povas kontribui al kontentiga kaj daŭra solvo de etnaj konfliktoj.

IKEL memorigas ke Hispanio estas demokratia lando, kie oni povas aŭdigi sian voĉon sen bezono uzi perforton. Eĉ, la uzado de perforto endanĝerigas demokration kaj pacan kunvivadon.

IKEL timas ke tia senfina sekvo da sangelverŝoj en Hispanio ankaŭ kompromitos la celon de la eŭskista movado atingi pli altan gradon da aŭtonomio kaj substrekas ke grandaj partoj de la publika opinio de Eŭskio fariĝas kontraŭaj al la legitima celo de sendependeco vidante ke tia kaŭzo estas antaŭenigata per bomboj kaj terorismo.

IKEL invitas la partion Herri Batasuna distanciĝi de perforto kaj kondamni la bombatencon kontraŭ Fernando Buesa, substrekante ke demokratia partio devas esprimi klare kaj nemiskompreneble siajn demokratiajn celojn kaj ne kunlabori kun organizoj kiuj nur malutilas al tiuj celoj.

La prezidanto

Daniele.VITALI@cec.eu.int

Página 12 del original
Página 12 del original

ZEOJ EN HISPANIO

Mankas ankoraŭ la Placo Esperanto en San Javier kaj la Promenejo Esperanto en Avilés (eble aliaj: ĉu vi konas aliajn Zeojn en Hispanio?)

Listo prenita el: http://www.ikki.com.pl/esperant/zeo/hispanio/index.htm

Loko ZEO Jaro
Barcelona Z-Strato 1932/1961
Barcelona Z-Tabulo 1961
Barcelona Librejo Esperanto 1977
Benidorm (Alicante) E-Strato 1971
Bilbao E-Strato 1966
Buñol (Valencia) Z-Strato 1980
Callosa de SeguRa (Alicante) E-Strato 1983
Cartagena E-Strato 1985
Castellbisbal (Barcelona) E-Strato 1993
Castelldefels (Barcelona) E-Placo 1999
Castelldefels (Barcelona) E-Monumento (Ramon Juardo) 1999
Castellon de la Plana E-Placo 1998
Castellon de la Plana E-Monumento (sur E-Placo) 1998
Cervera (Lleida) E-Strato 1974
Cheste (Valencia) Z-Strato 1959
Cheste [str. Sta. Lazaro, 58] Z-Memortabulo 1911
Cheste Str. Esperantista Enrique Arnau 1991
Cheste Str. Fr. M. Sanchez 1993
Figueras E-Memortabulo 1996
Fuentes de Ebro (Zarag.) Z-Strato 1959
Gijón E-Strato 1979
Girona E-Strato 1969/1975
La Laguna (Tenerife) Z-Strato 1961
La Laguna E-Strato 1982
La Laguna Placo Juan Régulo Pérez 1984
La Unión (Murcia) E-Strato 1985
Les Fonts de Terrassa (Barcel.) E-Strato 1969
Lleida Z-Strato 1975
Los Alcázares (Murcia) E-Strato 1985
Madrid [San Blas] Z-Strato 1990
Madrid [San Bl… Strato de la lingvo Esperanto 1982
Málaga E-Trapasejo ?
Málaga E-Kliniko Bestkuracista ?
Málaga E-Strato 1972
Manlleu (Barcelona) E-Strato 1970
Manresa (Barcelona) Z-Strato 1958
Moià (Barcelona) E-Strato 1981
Moià Str. Ramón Molera i Pedrals 1991

Página 13 del original
Página 13 del original

Loko ZEO Jaro
Molins de Rey (Barc.) E-Strato 1965
Monistrol de Montserrat (BarC) Z-Strato 1968
Motril (Granada E-Staro ?
Olot (Gerona) Z-Strato 1984
Palencia E-Strato 1965
Palma de Mallorca [Son Ferriol] E-Strato 1920
Premià de Mar (Barc.) E-Placo 1993
Puerto de la Cruz (Ten.) E-Tabulo 1991
Riells del Fai (Barc.) Z-Strato 1972
Ripollet (Barcelona) Z-Strato 1967
Rubi (Barcelona) Z-Strato 1979
Sabadell (barcelona) Z-Bulvardo 1912/1975
Sabadell Z-Tabulo 1959
Sabadell L. M. Espinalt-Strato 1959
Sabadell Z-Monumento 1989
Salou E-Strato 1995
San Cugat del Valles (Barcel.) E-Strato 1971
Sant Feliu de Codines (Barcel.) Z-Strato 1966
Sant Feliu de Guixols (Gerona) Z-Strato 1914
Sant Pau d’Ordal (Barc.) Z-Strato 1968
Sant Pau d’Ordal E-Muzeo 1985
Santa Cruz de Tenerife E-Strato 1969
Sentmenat* E-Strato 1998
Tarragona Z-Strato 1968
Tegueste (Tenerife) E-Strato 1993
Terrasa (Barcelona) Z-Placo 1912/1959
Torre Pacheco (Murcia) E-Strato 1985
Torrox* (Málaga) E-Konstruajo (Av. del Faro) ?
Torrox (Málaga) E-Avenuo 1987
Tortosa (Tarragona) E-Strato ?
Tortosa (Tarragona) Z-Strato 1994
Valencia [C/Carniceros, 6] E-Tabulo 1923
Valencia Z-Strato 1934
Valencia Str. E-ista Hernández Lahuerta 1984
Valladolid E-Strato 1962
Valls E-Strato 1976
Vigo E-Strato 1987
Vilafranca del Penedés (Barc.) Z-Strato 1959
Vilanova i La Geltrú (Barcel.) Z-Strato 1980
Villarodona (Tarragona) E-Strato 1992
Villacanas (Toledo) E-Strato 1977
Zaragoza Z-Strato 1962

Página 14 del original
Página 14 del original

Kio estas, laŭ Zamenhof «popolo»

… Antaŭ ĉio ni klarigos al ni, kio estas popolo. Se milionoj da homoj, dissemitaj tra la tuta mondo, havas flavruĝajn harojn, ili havas inter si tiun ĉi unu komunan signon; ĉu ni povas nomi ilin dank’al tiu ĉi komuneco – popolo? Estas evidente, ke ne. Se ili pro tiuj ĉi flavruĝaj haroj estas elmetataj al la samaj mokoj de homamaso, al la sama malkonfido aŭ persekuto, bazita sur antaŭjuĝo, tiam ili havas jam inter si multon komunan; ĉu vi pro tio nomos ilin popolo? Estas evidente, ke ne. Kiaj do komunaj signoj estas necesaj, por ke grupo da homoj povu nomi sin popolo?

Ordinare ni nomas popolo grandan grupon da homoj, kiuj parolas unu lingvon, vivas sur unu tero, prezentas unu memstaran politikan tuton, konfesas unu religion ks. Tio ĉi estas popolo normala. Forprenu de popolo iom post iom el tiuj ĉi signoj, unu post la alia, kaj ĝi aliformiĝas en popolon nenormalan, malsanan, sed tamen ĝi ankoraŭ iel daŭrigas ekzisti kaj povas ankoraŭ celi al resaniĝo. Forprenu de la popolo – ekzemple, ni prenu la polan popolon – politikan memstarecon, – tio ĉi estos jam tiel peza bato, ke multaj erare konsideros similan popolon eĉ jam mortinta, sed la popolo tamen restos popolo. Faru al ĝi ankoraŭ pli pezan baton, senprecedencan kaj teruran baton – elŝiru ĝin kun radiko el la propra tero kaj dissemu ĝin tra la tuta mondo tiel, ke ĝi nenie estu plimulto, sed ĉie nekonsiderindan malplimulton, – tiam venos gia agonio, kaj gi devos rapide morti, putri kaj solviĝi en ĉirkaŭantaj elementoj; sed eĉ post tiu ĉi mortiga bato, dum ĝi, kvankam dissemita, ankoraŭ parolas sian lingvon, ĝi ankoraŭ vivas kaj pri ĉiuj dissemitaj ĝiaj anoj ĉiuj ankoraŭ diros (se ni akceptu, ke tio ĉi okazis, ekzemple, kun la pola popolo): «tio ĉi estas poloj». Sed malaperu la pola lingvo, kaj tiam ekzisto de la pola popolo definitive kaj senrevene ĉesas kaj transiras en regionon de historio. Se post tia malapero de lingvo ĉiuj anoj de tiu ĉi nacio eĉ por eterne plej severe konservus iamaniere sian genealogion, se ĉiu el ili eĉ havus ian difinitan organan signon, kiu faras ilian komunan devenon senduba, neniu tiam (t.e. post perdo de la lingvo) diros jam pri ili: «tio ĉi estas poloj», kaj en ekstrema kazo oni diros pri ili nur: «tio ĉi estas posteuloj de iam ekzistinta pola popolo», simile al tio, kiel estas posteuloj de gotoj, galloj, keltoj ks., sed jam ne estas tiuj ĉi popoloj. Ĉar lingvo estas ĝuste tiu ligo, kiu faras tiun au alian grupon da homoj popolo. Ekzemple, imagu al vi, ke iamaniere serboj perdis sian lingvon kaj ĉiuj ekparolis pole, – ĉu ekzistus tiam serba popolo? Ne, vi dirus, ke Serbio estas loĝigita de poloj, malgraŭ tio, ke ili laŭ loĝloko, deveno kaj religio tute diferenciĝas de poloj de la Vistula regiono; kaj ili ne nur nomus sin poloj, sed konstante altiriĝus al Pollando, ĉar lingvo ĝuste estas tio, kio faras popolon. En Aŭstrio estas diversaj popoloj, kiuj de tiu tempo, kiel historio ilin konas, vivis kaj vivas ĉiam unu apud alia, senkompare pli proksime unu al la alia, ol Voroneĵanoj kun Vologdanoj; ili havas unu ŝtaton, unu religion ktp., kaj tamen ili faras tute fremdajn kaj malamikajn unu al la alia popolojn, ekskluzive nur tial, ke ili parolas diversajn lingvojn; dume Austriaj germanoj kaj Prusianoj diferencas inter si kaj per loĝloko, kaj

Página 15 del original
Página 15 del original

malamikajn unu al la alia popolojn, ekskluzive nur tial, ke ili parolas diversajn lingvojn; dume Austriaj germanoj kaj Prusianoj diferencas inter si kaj per loĝloko, kaj per ŝtato, kaj per religio, – kaj tamen dank’al ekskluziva unueco de ilia lingvo ni devas tiujn kaj aliajn kunigi sub la nomo de germana popolo, kaj ili mem altiriĝas unu al la alia. Ĉar lingvo estas la plej sankta propraĵo de homo; en ĝi li pensas, ĝojas kaj malĝojas, kun ĝi estas ligita lia memkonscio, kaj sekve ankaŭ lia individua ekzisto. Se ne estus diferenco inter lingvoj, ne estus ankaŭ diversaj popoloj; tiam ekzistus grupoj teritoriaj, politikaj, religiaj, sed ne naciaj. Kiomgrade ne eblas penseble apartigi unu de alia nociojn «lingvo» kaj «popolo», estas videble el tio, ke en iuj lingvoj ambaŭ tiuj ĉi nocioj rekte esprimiĝas per unu sama vorto.

Eltranĉaĵo el “Alvoko al la juda intelektularo” L.L. Zamenhof

TURISMAJ BROŜUROJ EN ESPERANTO

Ĵus aperis diversaj turismaj broŝuroj en Esperanto, en Hispanio. Inter. Ili jam haveblas la broŝuro « Valencia », bele eldonita de la Turisma Oficejo de Valencia. Ankaŭ estas dispone de la interesiĝantoj tre interesa broŝuro kun la nomo “CATALUNYA”, 16-paĝa. Grand-formate, kvinlingva. Baldaŭ aperos la turisma broŝuro de Cheste (Valencia), jam tradukita al Esperanto.

PILGRIMADO AL SANTIAGO DE COMPOSTELA

Vidu http://medweb.uni-muenster.de/~fischru/jak2000-o.html pri la pilgrimado de Rudolf Fischer dum aŭgusto de 2000 al Santiago de Compostela. «Mi tre ĝojus, se mi survoje renkontos Esperantistojn aŭ se eĉ de tempo al tempo iu akompanos min dum iom da vojo», li diras. Rudolf Fischer, germana esperantisto, universitata profesoro, bona konatulo de la pilgrimvojo, deziras hispanajn esperantistajn kunvojagantoj, por pilgrimi denove komence de la monato aŭgusto. Interesiĝantoj kontaktu lin en tiu ttt-paĝaro.

Página 16 del original
Página 16 del original

STEVIE WONDER, DIO KAJ MI

Ni vidu kion ni atingas pere de logiko.

[BILDO p.16] Nigra silueto de staranta homfiguro en longa mantelo, tenanta bastonon en la dekstra mano — blindulo kun sia blanka bastono.

1.- Dio estas amo. Amo estas blinda Stevie Wonder estas blinda Sekve: Stevie Wonder estas Dio.

2.- Nenio estas pli bone ol la eterna feliĉo. Unu tomato estas pli bone ol nenio. Sekve: Unu tomato estas pli bone ol la eterna feliĉo.

3.- Oni diris al mi ke mi estas neniu. Neniu estas perfekta. Sekve: Mi estas perfekta. Sed, nur Dio estas perfekta. Sekve: Mi estas Dio Se Stevie Wonder estas Dio, mi estas Stevie Wonder. Mia Dio, mi estas blindulo!!!

4.- Dio helpas kiun frue ellitiĝas. Kiu frue ellitiĝas, dormas vespere. Kiu dormas vespere, ne dormas nokte. Kiu ne dormas nokte, iras divoĉi. Konkludo: Dio helpas kiun iras divoĉi.

5.- Se mi estas Dio, kaj pro tio mi estas blinda, kaj Dio helpas kiun iras nokte divoĉi, kaj mi iras nokte divoĉi, sekve mi helpas min mem, sed, kiel diable mi sciu ke estas nokte se mi estas blinda?

[BILDO p.16] Kadro kun ombrita fono, prezentita kiel skatolo kun kovrilo, enhavanta la sekvan rubrikon:

Kiel diri 8

  • grabar ( en disco, casete…) = registri

  • eso me suena a griego / eso es chino para mi´=tio estas por mi volapukaĵo

  • los Cascos Azules de la ONU=la Blukaskuloj de UN

  • cagarla = fari majstran furzon

MGA

Página 17 del original
Página 17 del original

MESAĜO AL IU INFANO EN LA MONDO

Ni estas 5 infanoj, naskitaj en urbo CHATEAUROUX, la 20-an de novembro 1989, la saman tagon kiam estis subskrita la unua Internacia Kovenció pri la Rajtoj de la Infano, en NOV-JORKO .

Ni estas multŝancaj, ke ni naskiĝis ĉi-tie, ĉar al ni mankas nenio. Ni frekventas la lernejon, kaj ni havas ankaŭ tempon por ludi, sporti, aŭskulti muzikon,.

Tamen ni scias ke, en la Mondo, multaj infanoj ne havas tiun ŝancon. Kelkaj el ili mortas pro malsato aŭ pro malsanoj, kiujn oni povus kuraci aŭ eviti; aliaj infanoj estas devigataj labori, ĉar iliaj gepatroj estas tro malriĉaj; ankoraŭ aliaj suferas pro ekstremaj perfortaĵoj .

Okaze de la 10-a datreveno de la Konvencio pri la Rajtoj de la Infano, ni deziras sendi al ĉiuj infanoj en la Mondo, mesaĝon de Amikeco, Paco kaj Espero. Ni ŝatus ke en la komenco de la 3-a jarmilo, la tuta Mondo agu por ke ĉiuj infanoj, senescepte, povu esti ŝirmataj , kontraŭ ĉio, kio malebligas al ili ĝui, kiel ni, veran vivon de infano sur planedo, kie fine, daŭros Paco, Justeco, kaj Solidareco .

Se vi esperas, kiel ni, iam vivi en tiu Mondo de niaj revoj , kaj deziras fari ĉion eblan por entrepreni, kunagi, kaj sukcesigi tion, redaktu viavice vian propran mesaĝon, kaj sendu ĝin al ni:

Enfants d’Ici et d’Ailleurs (Infanoj de ĉi-tie kaj aliloke) Maison des Droits de l’Enfant (Domo de la Infanaj Rajtoj) 28 , rue de l’Echo 36 000 CHATEAUROUX FRANCE

[BILDO p.17] Emblemo: malhela silueto de domo kun pinta tegmento, en kiu blankaj stiligitaj infanfiguroj staras manon en mano; unu el la figuroj eliras el la domo ĉe la dekstra flanko.

Antaŭdankon.

Aurore, Cécile, Diane, Elodie et Simon .

P.S. Vi povas ankaŭ sendi vian mesaĝon al aliaj infano . Ĉiuj kune, la mano en la mano, ni movos la Mondon .

«Maryvonne Houviez» maryvonne.houviez@wanadoo.fr

Página 18 del original
Página 18 del original

[BILDO p.18] Ronda stampo-emblemo: laŭ la cirkonferenco la teksto «61a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO», kaj en la centro «Alicante 2002».

61a Hispana Esperanto-Kongreso

Alicante

1a ĝis 4a de aŭgusto 2002

Colegio Mayor Universitario San Vicente del Raspeig

ALIĜILO N-RO……

(BONVOLU SKRIBI TAJPE AŬ PRESLITERE)

Familiaj nomoj . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . Antaŭnomo: . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . Naskiĝdato (2) . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . HEF-numero . . . . . . . . . . . . . Adreso. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . Poŝtkodo . . . . . . . . . . . . . . . . . Urbo. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . Telefono . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . Retadreso . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . Faksilo . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

(2) Nur por statistiko

Kongreskotizoj. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . ĝis la 30a de junio . . . . . . . . poste Membro de HEF . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 19 . . . . . . . . . . . . 25 Ne membro . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 23 . . . . . . . . . . . . 29 Loĝejo . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . — . . . . . . . . . . . . — Donacon . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . – ENTUTE: . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

Kotizu pere de Bancaja, strato Málaga 37; 46009 Valencia. konto-numero: 2077-0069-24-3100702329 al la 61a Hispana Esperanto-Kongreso. Kunsendu la pagpruvilon kaj la aliĝilon al la suba adreso. Por bankĉekoj kaj poŝtmandatoj aldonu 10% LA KOTIZO ESTAS NE REPAGEBLA.

Dato kaj subskribo . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

Konstanta adreso: Augusto Casquero; Avenida Burjasot 29, A-31; ES-46009 Valencia; Retadreso: augustocasquero@infonegocio.com

Página 19 del original
Página 19 del original

[BILDO p.19] Desegnaĵo ĉe la supra dekstra angulo: viro en hela ĉemizo, vidata de flanke, montranta per montrobastoneto al blanka tabulo aŭ ekrano — instruisto dum lekcio.

NOVA DOCENTO EN AMSTERDAMO

Nederlanda specialisto pri eŭska lingvo fariĝis docento pri Interlingvistiko kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdamo.

La Universitato de Amsterdamo elektis Wim Jansen docento pri “Interlingvistiko kaj Esperanto”, postsekvanto de eksterordinara profesoro Marc van Oostendorp, kiu forlasis la katedron en 2001. La nomumo estas efektiva de la 1a de februaro 2002. Estas formala enfakultata tasko por unu kaj duona tagoj ĉiusemajne. La lekciprogramo pri Interlingvistiko kaj Esperanto, kiel libere elektebla fako ene de la subfakultato pri teoria lingvistiko, komenciĝos en septembro 2002 kaj daŭros dum la unua semestro de 2002–2003.

Wim Jansen, 53-jara nederlandano, magistriĝis en inĝenierado kaj en kompara lingvistiko kiel specialisto pri la eŭska lingvo. Post internacia inĝeniera kariero li nuntempe laboras kiel liberprofesia docento de lingvoj kaj verkisto, precipe en la nederlanda kaj angla lingvoj kaj ĉefe pri la eŭska kiel moderna ekzemplo de etna planlingvo.

Hans Erasmus erasmusz@worldonline.nl

(El «La Ondo de Esperanto» Majo 2002)

[BILDO p.19] Desegnaĵo de malnovmoda televidilo kun kvar butonoj kaj laŭtparolilaj strioj ĉe la dekstra flanko de la ekrano.

ESPERANTA TELEVIDO !!!

La Sekretario de ERA, Giorgio Pagano, prezentis pasintjare, al kelkaj partoprenantoj de IJF 2001 en Bolsena (Italio), iniciaron pri la eblecoj elstarigi «E-Tv», t.e. informan programon en televida formo, dissendota per TTT de interreto.

Nun, ankoraŭ en tiu kadro, ERA dissendas alvokon al ĉiuj esperantistoj kiuj intencus kunlabori, precipe tiuj kiuj havas iom da kompetenteco (ankaŭ nur hobian) pri televido, kameraoj, informado aŭ simile. Do, ankaŭ al reĝisoroj, aktoroj, redaktoroj, aŭ, ĉiukaze,al interesitoj. Tiuj personoj povas sendi mesaĝon al: esperantoradikalaasocio@esperantio.org. Kelkajn informojn vi povas akiri en TTT-ejo: http://www.esperanto.tv, kie vi povas aŭdi ankaux (bedaŭrinde nur en la itala lingvo) parton de la debaton de tiu renkonto en Bolsena.

«Esperanto» Radikala Asocio

Página 20 del original
Página 20 del original

61a Hispana Kongreso de Esperanto

[BILDO p.20] Ronda stampo-emblemo: laŭ la cirkonferenco la teksto «61a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO», kaj en la centro «Alicante 2002».

1a ĝis 4a de aŭgusto

Alicante

Colegio Mayor Universitario Campus de la Universidad s/n San Vicente del Raspeig.

Loĝado

En la kongresejo (unulita ĉ. + matenmanĝo): 20 € ĝis 30a de junio; poste 24 €. ATENTU: la nombro de ĉambroj en la Universitata Hotelo estas nur 30 kaj oni disponigos ilin ĝis elĉerpiĝo laŭ la dato de mendo. Mendu tuj do! Aliaj loĝejoj (en la urbocentro): Pensióno: 18 € po persono.

Hoteloj Unulita ĉ. Dulita ĉ. Trilita ĉ.
Hostal-Residencia A 21 € 34 € 44 €
Hostal-Residencia B 27 € 39 €
Hostal C 24 € 44 € 51 €
Hotel A 32 € 50 €
Hotel-Residencia B 47 € 59 €

Ĉiuj prezoj estas po unu tago. Bankkonto: BANCAJA; Strato Málaga 37; 46009 Valencia. Kontonumero: 2077-0069-24-3100702329 Congreso de Esperanto. Konstanta adreso: Augusto Casquero de la Cruz. Avenida Burjasot, 29, A-31; 46009 Valencia. Retadreso: augustocasquero@infonegocio.com Atentu ke oni rezervos laŭ la eblecoj, ĉar en Alicante malfacilas rezervi somere. Se necese, la organizantoj rajtas serĉi alternativajn loĝejojn, kun similaj prezoj. Oni ne traktos hotelmendon sen antaŭa pago. Kotizoj ne estas repageblaj.

Valencia Luno n.º 50 (noviembre de 2002)

Texto completo del número 50 de Valencia Luno, el boletín del Grupo de Esperanto de Valencia, de noviembre de 2002: 20 páginas transcritas del original.

Portada de Valencia Luno n.º 50, noviembre de 2002.
Portada de Valencia Luno n.º 50, noviembre de 2002.

Facsímil: https://archive.org/details/valencialuno_2002_n50_nov

Qué tiene de especial este ejemplar

  • El colofón de la página 2 imprime «N-ro 50, novembroo 2002», con la o duplicada, mientras que la portada lleva la fecha bien escrita: «N-ro 50, novembro 2002».
  • El nombre artístico del músico Eduardo Vargas sale de dos formas dentro de la misma crónica: el texto de la página 4 dice «Solotronik» y el pie de su retrato, en esa misma página, «Slolotronik».
  • En la página 4, quien preside la asamblea general de la HEF aparece impreso como «Miguel Angel Sáncho Pardo»: el acento va sobre la primera a de «Sáncho» y falta en «Angel».
  • Los textos llegados por correo electrónico se publican con el sistema de transcripción con que vinieron, dentro de un número que por lo demás lleva los acentos normales: la resolución del 5.º congreso de la Unión Europea de Esperanto (página 8) imprime «lauxdindaj», «Euxropo», «comuna» y «ankau» sin el sombrero, y la llamada a colaboradores (página 9), el sistema h, con «Sufichas» y «E-retpaghoj».
  • En la página 15, la cifra de congresistas del 40.º Congreso Universal de Bolonia (1955) sale impresa «pli o1400», con la preposición y el número pegados, de modo que no puede decirse si eran 400 o 1.400.
  • En el primer párrafo de la página 18, dos incisos entre paréntesis salen impresos como «(¡)» y «(fi)»: un signo de admiración invertido y una ligadura fi, ambos dentro del paréntesis.
  • El emblema del centenario de la página 19 está mal impreso: dentro del rombo solo se leen «VALENCIA / ESPERANTO / GRUPO», la estrella y los años 1903 y 2003; la línea que empieza «100 JAR…» queda ilegible.
  • El número imprime dos veces la forma castellanizada «esperanza» donde el texto pide «Esperanta»: «ricevinte antaŭ ses jaroj Esperanzan gramatikon», en la carta de Tolstói (página 13), y «laŭ esperanza prononco», en la nota 3 de la página 18, donde también sale el castellanismo «Mi transcribís».

Qué hay en este número

p. Título Idioma Firma
1 75-a INTERNACIA KONGRESO DE SAT. ALICANTE, 1-7 JULIO 2002 (kovrilpaĝo) epo
2 VALENCIA LUNO (kolofono kaj adresoj de la grupoj) epo
2 GRAVAJ OKAZINTAĴOJ epo La Estraro
3 61-a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO. Alicante, 1-4 aŭgusto 2002 epo
5 SAT-KONGRESO EN ALIKANTO epo
6 FRANCISCO MARCO MAÑEZ (funebra anonco) epo
6 Beno de Johano Paŭlo la 2a al la aŭskultantoj de la elsendoj en esperanto de Radio Vatikana. epo A. Kard. Sodano, Ŝtata Sekretario
7 KURSOJ epo
7 KONGRESOJ epo
7 Gran Diccionario Español-Esperanto, de Fernando de Diego epo Miguel Gutiérrez Adúriz
8 5a KONGRESO DE EŬROPA ESPERANTO-UNIO epo
9 KUNLABORANTOJ SERĈATAJ epo Marcos Cruz
10 ZAMENHOF-ESPERANTO-INTERNET epo Augusto Casquero
11 ZAMENHOFA TAGO epo
12 Kritikaj notoj pri la Nova PIV epo Bertil Wennergren
13 Lev Tolstoj pri Esperanto epo L. Tolstoj
14 EL POLLANDO epo Augusto Casquero
15 90-a DATREVENO DE LA FONDIĜO DE E-GRUPO DE BOLONJO epo Rafael Peris
16 DU ESPERANTISTOJ DE LA SENIA RIPETAS LA VOJAĜON DE JULIO VERNE ĈIRKAŬ LA MONDO EN 80 TAGOJ epo
17 ENIGMOJ DE ZAMENHOF epo
18 ASEREJÉ epo Manuel Pancorbo
19 62 a Hispana Esperanto-Kongreso kaj 13 a Internacia Esperanto-Kongreso. VALENCIO 2003 (aliĝilo) epo
20 62 a Hispana Esperanto-Kongreso kaj 13 a Internacia Esperanto-Kongreso. MENDILO epo

El boletín, entero

Página 1 del original
Página 1 del original

[BILDO p.1] Kapo de la bulteno: verda rektangulo kun, maldekstre, blanka desegnaĵo de la Turoj de Serranos; en la mezo la vortoj VALENCIA LUNO per grandaj blankaj majuskloj, kie la komenca «C» de VALENCIA estas duonluno; dekstre kontura kvinpinta stelo.

BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO

N-ro 50, novembro 2002

[BILDO p.1] Kolora grupfoto de ĉirkaŭ kvardek personoj, starantaj kaj kaŭrantaj, sub la granda blanka arko de konstruaĵo de la Urbo de la Artoj kaj la Sciencoj en Valencio.

75-a INTERNACIA KONGRESO DE SAT

ALICANTE, 1-7 JULIO 2002

Página 2 del original
Página 2 del original

[BILDO p.2] Grizskala represo de la kapo de la bulteno — Turoj de Serranos, «VALENCIA LUNO», stelo — kun la subteksto «BULTENO DE VALENCIA ESPERANTO-FEDERACIO».

N-ro 50, novembroo 2002.

Kunordiganto: Augusto Casquero.

Adreso ĉe VEF

Leĝa depono: V-1683-1983.

Sendata al ĉiuj anoj de la grupoj de Valencia Esperanto-Federacio.

Aliaj abonantoj bv. meti 6 eŭrojn por unu jaro en konton de BANCAJA,

2077 0009 96 3101169604

kaj samtempe bv. sciigi la federacion pri via abono, nomo kaj adreso.

Valencia Esperanto-Federacio Av. Peris y Valero, 96-5 46006 Valencia ☎ 96 – 374 43 99 grupoesperantov@telepolis.com

Alakanta Esperanto-Grupo c/ San Fernando, 39 03001 Alicante

Ĉiam Esperanto c/ General Primo de Rivera, 6 03360 Callosa de Segura (Alicante)

Lumradio Casa de Cultura c/ Blasco Ibáñez, 8 46380 Cheste (Valencia)

Juna Suno (Junularo) Av. de la Vega, 4-4º B 03300 Orihuela (Alacant)

Verda Rondeto Passeig Morella, 2 Baix 12004 Castellón de la Plana

GRAVAJ OKAZINTAĴOJ

Menciindas dum la lastaj monatoj la kongresoj okazintaj en la urbo de la Valencia Komunumo, Alicante. Ekde la 1-a ĝis la 7-a de julio okazis la «75 Internacia Kongreso de SAT», kaj ekde la 1-a ĝis la 4-a de aŭgusto la «61-a Hispana Esperanto-Kongreso». Hispana delegacio partoprenis la kongreson de Eŭropa Esperanto Unuiĝo en Verona, Italia, kaj invitis okazigi la kongreson de tiu asocio en Valencia, julie de 2003, kune kun la Hispana Kongreso de Esperanto, dum la Jubileo de la valencia kaj de la hispana E-asocioj. Tamen ne eblis, ĉar tiu kongreso okazas ĉiu dua aŭ tria jaro. Tamen oni akceptis la hispanan inviton por 2004 en Bilbao. Sama delegacio enmanigis al la Prezidanto de UEA, D-ro Renato Corsetti, la oficialan inviton por okazigi la Universalan Kongreson en Valencia en la jaro de UEA. Dum agrabla kunveno, al kiu ĉeestis krom s-ro Corsetti ankaŭ Michela Lipari, UEA-estrarano, kaj Manolo Parra, HEF-Sekretario kaj Augusto Casquero, nome de Valencia E-grupo, kaj aliaj respondeculoj, oni parolis pri la eblecoj de Valencia por tiu grava evento, kaj ĉiuj apogis la kandidatecon.

La Estraro

Página 3 del original
Página 3 del original

61-a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO

Alicante, 1-4 aŭgusto 2002

Kun granda E-etoso, altnivelaj kulturaj programeroj, kaj allogaj distraĵoj, kelkaj el ili tute novaj kaj originalaj, okazis en la belega urbo de la Valencia Komunumo, Alicante, la ĉijara hispana kongreso, en la modernaj instalaĵoj de la Universidad de Alicante, dank’al la streboj de niaj alikantaj samideanoj, kaj de la lokaj instancoj, kiel Rektoro de la Universitato, Urba Registaro de Alicante, Urba Registaro de Elche, Provinca Deputitaro de Alicante, Centro Loyola, ktp, kaj speciale al la animo de la kongreso, Jacinto González.

La kongresanoj ĉe alveno ricevis buntan dokumentujon, en kiu troviĝis, interalie, krom Kongres-libro, kolora, turismaj broŝuroj de Valencia kaj de Cheste (ambaŭ tradukitaj de Augusto Casquero), de Alicante Costa Blanca, kaj de Katalunio. Ankaŭ broŝuron donacita de Monda Turismo, revuon Kontakto de UEA, instruajn informilojn eldonitaj de HEF, belajn dokumentujojn, donaco de la valenciaj kaj alakantaj turismaj instancoj, kaj agendon, speciale gravurita.

Dum la unua kongresa tago okazis la kortuŝa prezentado de la libro de Giordano Moya, «Esperantismo. Prelegoj kaj Eseoj», far Salvador Aragay, kiu vigle, entuziasme kaj alloge partoprenigis la ĉeestantojn.

Vespere, ĉe Centro Loyola, Miguel Gutiérrez Adúriz prezentis distran kulturigan programeron, kaj tuj poste la ĉina samideano Peng Zhenming interese prelegis pri la «Ĉina lingvo».

[BILDO p.3] Tri nigrablankaj fotoj vice. Maldekstre: du viroj ĉe tablo en salono, unu blankhara vidata de malantaŭe en la antaŭa plano. Meze: tri personoj — du viroj kaj virino — sidantaj ĉe tablo kun paperoj. Dekstre: du personoj starantaj ekstere apud grandega paelujo sur stablo.

S.Aragay kaj M.G. AdúrizR. Peris, A. Ballester k. AliagaInés kaj Paco

Vendrede, la 2an de aŭgusto, unue Miguel Gutiérrez Adúriz faris tre allogan prezentadon pri la plej oftaj eraroj en la prononcado kiuj hispanoj faras. Li tion prezentis praktike, kaj kun kunlaboro de la publiko. Poste Toño del Barrio prelegis laŭ la temo «Pioniro de Esperanto: Emilio Herrera». Li resumis tre alloge la vivon kaj agadojn de tiu eminenta esperantisto, sciencisto kaj politikisto.

Kaj tuj poste okazis unu el la plej atenditaj programeroj, t.e. la prezentado far Adúriz de la nova Vortaro Español-Esperanto, Esperanto-Hispana, «2002», verkita kaj eldonita de li mem, kiu plenigos vakuon nun ekzistanta, kaj kiu ege helpos la hispanparolantajn esperantistonj (kaj ne nur) pli efike lerni kaj labori per nia lingvo. La ekzempleroj de li portitaj en minutoj estis foraĉetitaj.

Página 4 del original
Página 4 del original

Poste denove Peng Zhenming prelegis pri «Ĉinio, lingvo kaj Kulturo». Kaj kompreneble, kiel ja estas kutimo en niaj E-aranĝoj, ne mankis rok-koncerto de Eduardo Vargas «Solotronik», kun muziko tute persona kaj originala.

[BILDO p.4] Kvar nigrablankaj portretoj vice. 1) Viro kun lipharoj kaj okulvitroj, tenanta libron. 2) Viro kantanta antaŭ mikrofono. 3) Viro en ĉemizo kaj kravato, fronte. 4) Viro en hela jako, rigardanta malsupren.

Vortaro «2002»SlolotronikToño del BarrioJacinto González

La 3an de aŭgusto, matene, Adúriz daŭrigis sian prelegon pri Esperanto-Prononcado, aldonante multajn novajn ekzemplojn. La rusa esperantisto Sergej Maltsev interese prelegis sub la temo «Esperanto dum la bolŝevisma epoko en Rusio».

Tuj poste okazis la Ĝenerala Kunveno, prezidita de Miguel Angel Sáncho Pardo. La HEF-Sekretario, Manuel Parra, legis la antaŭan protokolon, krom la bilancon kaj kontostaton. Poste oni informis pri Expolingua en Madrido, kaj Antonio Marco informis pri Fundación Esperanto. Oni aprobis nomumi samideanon Giordano Moya «Honora Membro»-n de HEF, kaj kiel surprizo estis aprobita la propono inviti la Universalan Kongreson de UEA por la jaro 2006 en Valencia., proponoj kiuj estis varme aplaŭditaj kaj akceptataj. Okazis ankaŭ omaĝo al la veterana esperantisto Manuel Manteca, kaj disdonado de memoraĵoj al la membroj de la LKK.

Kaj, kiel jam estas tradicio en la kongresoj ĉe la Valencia Komunumo, la kongresanoj havis la eblecon ĝui gigantan paeljon, bonege kuirita de la geedzoj Inés Comabella kaj Paco Conejero, manĝita ĉe la bela naĝejo de la Universitata Hotelo. Posttagmeze okazis ekskurso por viziti la «Kastelo Sankta Barbara»-n, akompanataj de gvidantino havigita de la Urba Registaro.

La 4an de aŭgusto, matene, oni ekskursis al la bela kaj historia urbo Elche, per aŭtobuso kiun la Provinca Deputitaro metis je la dispono de la kongresanoj, senpage.

Posttagmeze kongresanoj adiaŭis sin ĝis la venonta Hispana Kongreso, kiu okazos en Valencia, en 2003..

Speciala mencio meritas la belega kaj gaja prezentado, pere de portebla komputilo, far Toño del Barrio, de la programo «Ĉu vi volas esti miljonulo», per kiu la kongresanaro multege amuziĝis.

Página 5 del original
Página 5 del original

SAT-KONGRESO EN ALIKANTO

Ekde la 1a ĝis la 7a okazis la kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda en Alikanto. Aliĝis iom pli ol 200 personoj. Pro rifuzo de vizo, ĉirkaŭ 60 ne povis eniri en Hispanion. Ĉirkaŭ 30 kongresanoj estis hispanianoj. Pli multis francoj. Venis SAT-anoj el ekzemple Aŭstralio, Japanio, Madagaskaro, Irano, pluraj orienteŭropaj landoj, sed, iom kurioze, ne el Ameriko. La meza aĝo estis relative alta, kvankam ankaŭ partoprenis multaj mezaĝuloj kaj pluraj pli junaj.

Okazis multaj kunvenoj, ja SAT estas tre serioza organizo. Ĉefe ili temis pri organizaj kaj politikaj temoj. Ne mankis kulturaj prelegoj: pri familio Zamenhof, pri Dalí, pri Eroŝenko (Zofia Fornalova), pri lingvoj en Hispanio (Augusto Casquero). Teatraĵoj kiel tiu de Jerzy Fornal.

[BILDO p.5] Nigrablanka grupfoto de la kongresanoj starantaj kaj kaŭrantaj sub la granda blanka arko de konstruaĵo de la Urbo de la Artoj kaj la Sciencoj en Valencio.

Michel Duc Goninaz prezentis la novan eldonon de Plena Ilustrita Vortaro. Vendiĝis granda kvanto da ekzempleroj. Tiu prezentado probable estis la plej granda allogaĵo dum la kongreso. La novan eldonon de Plena Ilustrita Vortaro, 1265 paĝoj, 17.000 kapvortoj kaj ĉirkaŭ 47.000 leksikaj unuoj, estas la plej ampleksa vortaro de la internacia lingvo, nun reviziita kaj ĝisdatita. SAT eldonis tiun kolektivan verkon de ĉirkaŭ 150 kunlaborantoj. Ĉiu esperantisto devus ĝin havi.

Okazis diskuto pri la nuna situacio de la hispana laborista asocio HALE, kies ĉefaj respondeculoj apenaŭ partoprenis

Ankaŭ estis distraj aktivaĵoj, inklude de improvizita «SanktaFerminaĵo» (Toño del Barrio). Urba Registaro gastigis la kongresanaron ĉe «Castillo Santa Barbara», per abundaj manĝoj kaj trinkaĵoj. Diversaj ekskursoj dumkongresaj kaj antaŭkongresaj kunportis la kongresanojn al interesaj lokoj de la Valencia Komunumo, kiel tiu al Elche, kaj tiu al Valencia, kie la vizitantoj povis viziti krom la historiajn monumentojn, la plaĝon, la Natura Parko Albufera (kun boatpromenado), kaj la Urbon de la Sciencoj kaj la Artoj. Ne mankis kompreneble gustumado de «Paella» ĉe la plaĝo Malvarrosa.

La loko estis tre taŭga: la Universitato. Oni profitis ĝin poste por la HEF-kongreso.

Ni profitas la okazon por gratuli nian samideanon Marteno Bustín, kiu, kun lia kunulino Lija, portis preskaŭ tutan la laboron organizi la kongreson.

Página 6 del original
Página 6 del original

[BILDO p.6] Nekrologa kadro kun dika nigra bordero. Ĝia teksto:

Nia kara samideano

FRANCISCO MARCO MAÑEZ

ESPERANTISTO KUNFONDINTO DE LA «UNIÓN DEMOCRÁTICA DE PENSIONISTAS» forpasis en Valencia, la 29-a de junio de 2002

Veterana esperantisto. Li esperantistiĝis en la jaro 1923, kaj de tiam li iĝis membro de Valencia E-Grupo kaj Laborista Esperanto-Grupo. Intima amiko de la neforgesebla Luis Hernández kaj de aliaj eminentaj valenciaj samideanoj. Li partoprenis multajn E-kongresojn kaj grupajn aktivaĵojn.


[BILDO p.6] Nigrablanka foto: granda homamaso sur la placo de Sankta Petro en Vatikano; el la homoj leviĝas grandaj literoj kiuj formas la vorton ESPERANTO. Malantaŭe la baziliko kaj kandelabro.

Esperantistoj en Vatikano

Beno de Johano Paŭlo la 2a al la aŭskultantoj de la elsendoj en esperanto de Radio Vatikana.

«Okaze de la 25a datreveno de la elsendoj en Esperanto de Radio Vatikana, Vi volis esprimi al la Sankta Patro devotecajn dankojn pro la ŝato plurfoje elmontrita por tiu lingvo kaj por la iniciatoj por akceli ĝin.

La Papo, dankema pro la delikata penso kaj pro la sentoj kiuj ĝin estigis, plezuriĝas pro la signifa atingita alvenpunkto kaj, dum li petdeziras ke, pere de la elsendoj de Radio Vatikana, vastiĝu ĉie la valoroj de solidareco kaj de paco, por kontribui al la repaciĝo inter la homoj kaj al la renovigita konkordo inter la nacioj, li elkore donas al Vi, al la kunlaborantoj, samkiel al ĉiuj kiuj aŭskultas la menciitajn radioelsendojn, la favorigantan Apostolan Benon.»

A. Kard. Sodano, Ŝtata Sekretario

Página 7 del original
Página 7 del original

KURSOJ

[BILDO p.7] Desegnaĵo supre dekstre: viro en ĉemizo kaj kravato staranta apud nigra tabulo, montranta per indikilo.

-En Grupo Esperanto de Valencia okazas kurso lunde je la sepa horo.

-Laŭ Radio Klara ankaŭ en la Fundación Fernando Soler okazos E-Kurso.

-Finfine, okazos kurso merkrede je la kvina en la Publika Lernejo «Miguel Hernandez». C.F.P.A. «Reina doña Germana». C/Esteban Dolz del Castellar, 2 – 2º piso. Valencia. Telf.96-366 09 82

KONGRESOJ

  • «15a Kongreso de Valencia Esperanto-Federacio kaj Murcio. Murcio», 2003.

  • «62a Hispana Esperanto-Kongreso» kaj «13a Internacia Esperanto-Kongreso». Valencia 15-20 julio 2003.

  • «88a Universala Kongreso de Esperanto». Göteborg (Svedio), 26-7, 2-8, 2003.

  • «6a Kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio». Bilbao 2004.


Gran Diccionario Español-Esperanto, de Fernando de Diego

Karaj:

Kiel vi jam scias, mi prenis sur min la respondecon eldoni Gran Diccionario Español-Esperanto (GDEE) de Fernando de Diego. Hodiaŭ, post longaj, tre longaj, klopodoj, mi informas vin ke:

se alia eldon-kandidato ne sin proponos ĝis la 3a de januaro 2003, «mga» fariĝos la eldonanto de la vortaro.

Tiaokaze, la datoj rilatantaj al la eldonado estus:

a) 31an de decembro 2002: limdato por plibonigoj.

b) 03an de januaro 2003: komenco de la kompostado.

c) 15an de majo 2003: fino de la kompostado kaj sendado al presejo.

d) 15an de julio 2003: prezento de la vortaro en Valencio.

[BILDO p.7] Desegnaĵo: stako da libroj kaj, antaŭ ĝi, malfermita libro kun okulvitroj sur ĝi.

Krom mia sano, la ununura antaŭkondiĉo por definitive plenumi ĉi planon estas la atingo de, minimume, 250 antaŭmendoj (300 estus pli bela cifero). GDEE estos laŭ formato preskaŭ egala al la «Nova PIV»,tio estas pli malpli sama nombro da paĝoj, kaj identa paĝ-formato.

Tamen, dum la prezo de la nova PIV estas 77 eŭroj, la fina prezo de GDEE estus 45 eŭrojn. Jes, vi bone legis. Nur 45 eŭroj!

Sed ankoraŭ pli bone…Antaŭmendantoj ŝparus 15 eŭrojn (2.500 ptojn!)

Tiel ke ili akirus la vortaron kontraŭ nur… 30 eŭrojn, plus sendokosto. Jen do.

MENDU TUJ !!!!

Miguel Gutiérrez Adúriz

Página 8 del original
Página 8 del original

5a KONGRESO DE EŬROPA ESPERANTO-UNIO

La 5a Kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio okazis en Verono (Italio), 23-28 aŭgusto 2002. Dum la kongreso okazis du laborkunvenoj de la komitato de EEU, en kiu ĉeestis reprezentantoj de Hispanio, Francio, Italio, Belgio, Nederlando, Germanio, Finnlando, Aŭstrio, plus la sekretario de la Brusela Komunikad-Centro, David Ferguson. La hispana reprezentanto prezentis inviton de la Hispana Esperanto-Federacio organizi la venontan EEU-kongreson en la jaro 2004 en Hispanio, en BILBAO. La invito estis principe akceptita. La komitato detale diskutis pri teksto de rezoluci-propono, kiu estis prezentita en la ĝenerala publika kunveno kaj tie unuanime aprobita. Jen la teksto:

«Post ekzamenado de la nuna lingva situacio en Europo, ankaŭ vide al la baldaŭ okazontaj plivastiĝoj de Eŭropa Unio, asertas la gravecon por Eŭopo, kaj la tuta mondo, de efektiva lingva egaleco kaj de protektado de lingva diverseco.

Plie, la Kongreso esprimas sian kompletan konsenton kun tiuj principoj de lingva egalrajteco kaj de protektado de lingva diverseco esprimitaj en la diversaj naciaj, internaciaj kaj eŭropuniaj traktatoj kaj bazaj leĝoj, kaj specife en la Konkludoj de la Konsilio de Ministroj, kunvenintaj en Luksemburgo, la 12an de junio 1995 pri «Lingva Diverseco kaj Plurlingvismo en la Eŭropa Unio», kaj konfirmitaj en januaro 2002.

La Kongreso devas tamen rimarkigi ke la lingva diskriminacio kaj malegaleco pli akriĝis en la lastaj jaroj, malgraŭ la lauxdindaj intencoj esprimitaj en la diversaj traktatoj kaj bazaj leĝoj. Plie, ĝi notas ke kreskadas premado sur eŭropanoj ne nur por ke ili akceptu la ideon ke la comuna lingvo de Eŭropo estas jam la angla sed ankaŭ por ke ili investu multe da tempo kaj da mono por lerni la anglan. Malgraŭ tio estas elstare favorataj la civitanoj denaske anglalingvaj, ankau en la aliro al laborpostenoj de eŭropaj organizaĵoj kaj entreprenoj.

Tial la Kongreso – ja agnoskante la gravecon, en multaj situacioj, de lernado de naciaj lingvoj – tamen rimarkigas ke por la plej multaj civitanoj estus ege utile havi komunan lingvon relative facile lerneblan kaj por neniu diskriminaciantan.

La Kongreso opinias – surbaze de la sperto akumulita dum pli ol cent jaroj – ke neŭtrala planlingvo, kia estas Esperanto, povus disponigi realan bazon por plifaciligi egalrajtan komunikadon inter eŭropanoj.

La Kongreso do invitas la Eŭropan Komisionon, kaj la naciajn registarojn en Euxropo, plenumi, kiel eble plej baldaŭ, la volon esprimitan en la Konkludoj de la Konsilio de Ministroj en 1995 pri «Lingva Diverseco kaj Plurlingvismo», kaj konfirmitan en januaro 2002, kaj starigi konstantan konferencon de naciaj reprezentantoj, spertuloj, kaj politikistoj, kiu esploru ĉiujn opciojn, inkluzive de tiu proponita de la internacia lingvo Esperanto, ankaŭ aranĝante laŭcelajn eksperimentojn.

Konklude, la Kongreso asertas ke la principo de reala fakta egalrajteco, ankaŭ lingva, inter ĉiuj civitanoj de la Unio, estas enskribenda en la konstitucian tekston, kiun la Konvencio estas preparanta kaj plej eble baldaŭ realigenda».

Página 9 del original
Página 9 del original

KUNLABORANTOJ SERĈATAJ

[BILDO p.9] Desegnaĵo (kliparto): virino kun harnodo sidanta antaŭ tabla komputilo, kies ekrano montras stangan diagramon.

HEF bezonas kunlaboranton por facila tasko: diskonigi la E-kurson preparitan de la asocio por mailxmail.com al ĉiuj hispanlingvaj E-asocioj kaj E-forumoj.

La kurson verkis Ana Manero, kun mia teknika posthelpo. David Trigo preparas nun lastan grafikan aranĝon. La kurso funkcias de la 16a de oktobro, kaj jam havas ĉ. 1500 lernantojn. Ja mailxmail sendis al siaj 75.000 klientoj retmesaĝon pri la apero de la E-kurso.

La kurso estas simpla kaj klara priskribo de la lingvo, tamen sen ekzercoj.

La aniĝo en mailxmail estas simpla kaj sekura. Ili estas fidindaj. Malaniĝo estas libera, kaj ili ne sendas reklamajn mesaĝojn.

Daŭigoj por la kurso estas preparotaj, pri kiuj ni informos poste.

Bv. volontuloj informu min pri sia preteco, por ne duobligi la taskojn.

Sufichas kontakti ĉiujn koncernajn asociojn kaj forumojn per retpoŝto, petante de ili inkludi la adreson de mailxmail.com en siaj retpaĝoj kaj disinformi siajn anojn. Ankaŭ aliaj rimedoj utilos, kiaj peti aktualigojn de adresaraj retpaĝoj kiaj esperanto.net, dmoz.org, google.directory, ktp.

Atentu: temas nun pri ena diskonigo, pere de hispanlingvaj E-asocioj, E-forumoj kaj E-retpaghoj. Pri ekstera diskonigo poste.

Dankon!

Marcos Cruz admin@esperanto-es.net

Página 10 del original
Página 10 del original

[REKLAMO p.10] Anonco enkadrigita per du vicoj da grandaj «$»-signoj supre kaj sube, kaj po tri «$«-signoj ĉe ĉiu flanko:

KRISTNASKA LOTERIO

NUMERO 18.986 Prezo: 1 kvitanco, po 3 eŭroj.

ZAMENHOF-ESPERANTO-INTERNET

Se doktoro Zamenhof nun levus la kapon el sia tombo, ege surpriziĝus kaj ĝojus pro la apero de Internet (Interreto).

Li kreis nian internacian lingvon, sed kun la malfacilaĵo ke esperantistoj estis ofte malproksimaj unu disde la alia, kun malmultaj eblecoj komunikiĝi inter ili. Poŝto ne ĉiam bone funkcias, estas multekosta, kaj tre malrapida.

Feliĉe nun aperis Interreto. Samideanoj de la tuta mondo havas nun lingvan ligilon, kaj teknikan ligilon. Pere de Interreto eblas en sekundoj sendi leteron al la fino de la mondo, kaj ricevi respondon tuj.

Pere de Interreto eblas esti samtempe en kontakto kun miloj da samideanoj, aliĝante al iu dissendolisto. Esti bone kaj akurate informita pri E-aranĝoj en la tuta mondo, E-gazetaro, E-radioelsendoj, legi librojn kaj gazetojn senpage, kaj eĉ, pere de videokonferenco, paroli tre malmultekoste kun multaj esperantistoj, kaj samtempe eĉ vidi ilin.

Multaj samideanoj, jam ne tro junaj (kiel mi mem) ofte diras: «Nu, tiuj teknikaĵoj ne estas por mi», «mi jam estas tro maljuna por tio». Sed tio ne estas vero. Per la nuntempaj modernaj teknikoj ĉiuj povas post kelkaj horoj uzi tiujn «terurajn » teknikaĵojn.

Do, ne timu, komputiloj ne mordas. Malgranda strebo rezultos en grandan plezuron. Ni nek devas nek rajtas esti izolitaj. Kiu ne havas komputilon povas aŭ aĉeti iun simplan, malmultekostan aŭ peti helpon de iu familiano aŭ amiko por uzi ilin, aŭ simple uzi interreton en iu «Internet-kafejo», aŭ en Valencia uzi la komputilon de la asocio, ĉar pro tio oni aĉetis ĝin.Ek al Interreto!!!

Augusto Casquero

Página 11 del original
Página 11 del original

[BILDO p.11] Nigrablanka portreto de L. L. Zamenhof (kalva, kun okulvitroj kaj barbo, en jako kun ordeno), kun faksimilo de lia subskribo malsupre dekstre.

ZAMENHOFA TAGO

Kiel jam estas tradicie de antaŭ multaj jaroj, ankaŭ ĉijare valencia esperantistaro festos la datrevenon de la naskiĝo de la aŭtoro de nia internacia lingvo Esperanto, kiu ligas nin lingve kaj kore kun homoj el la tuta mondo.

La festo konsistos el Kunveno ĉe Grupo Esperanto de Valencia, Avenida Peris y Valero 96, telefono 96 3744399, je la 12-a horo, kun prelego rilate la feston.

Poste okazos la kutima bankedo, je la 14a horo:

LOKO– Cervecería «LA ESTRELLA», C/Sevilla, 30. Telefono 96 341 00 90

MENUO:

ANTAŬMANĜOJ «CENTRO» -Vegetala salato – Sepio rostita – Vaporigitaj mituloj – «Esgarraet»

UNUA PLADO – Paeljo el kokidaĵo, aŭ el kuniklo, aŭ «Fideuá»

DESERTO – Pudingo kun migdaloj kaj nugat-glaciaĵo

TRINKAĴOJ – Vino, biero, refreŝigaĵoj, minerala akvo

[BILDO p.11] Desegnaĵo: torto kun kvin brulantaj kandeloj.

PREZO: 12 eŭrojn

Por helpi la organizantoj, rezervu vian lokon plej frue kiel eble. Estas tre bonvenaj amikoj kaj familianoj. Rezervu al la telefono de la Prezidanto, José Pérez Sempere, 96 341 39 78, aŭ al la retadreso augustocasquero@infonegocio.com

Página 12 del original
Página 12 del original

[BILDO p.12] Linidesegnaĵo supre maldekstre: malfermita libro.

Kritikaj notoj pri la Nova PIV

Aperis nova plene reviziita eldono de la vortarego PIV: La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, eldonita de SAT, Sennacieca Asocio Tutmonda.

La Nova PIV, mallonge PIV2, estas giganta kaj grandioza verko, kaj sendube ĝi prezentas grandan plibonigon de la malnova eldono, mallonge PIV1. Ĝenerale mi volas gratuli al Duc Goninaz, al la aro da reviziantoj, kiuj helpis lin, kaj al SAT!

Sed tia verko neniam povas esti perfekta. Ĉiam oni povas trovi plibonigeblaĵojn kaj korektendaĵojn, kaj ĉiam eblas aldoni, poluri, forstreki kaj ĝustigi. Tial ĉi tie mi iom post iom aperigos mian propran notaron pri PIV2, kie mi bedaŭrinde precipe atentigos pri eraroj kaj mankoj. Tion, kio estas tute bona, oni ĉiam emas akcepti kiel memkompreneblan kaj nekomentindan.

Da bonaj kaj bonegaj aferoj estas tamen multo en PIV2. Tion oni daŭre memoru, kiam oni legas miajn kritikajn notojn.

La notoj estas tre diversecaj kaj neniel perfekte verkitaj (mi tajpis haste, kaj tial certe estas abundo da eraroj, eĉ gramatikaj).

Mi dividis la notojn sur diversajn paĝojn, en diversajn grupojn sub diversajn titolojn, sed tiu grupigo, kaj tiuj titoloj, estas tre kaprice aranĝitaj, kaj ne tre serioze planitaj.

En la notoj mi ofte referencas al Krause. Tiam mi celas la vortaron Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch de Erich-Dieter Krause.

Tiu ĉi notaro supozeble multe kaj rapide ŝanĝiĝos kaj rearanĝiĝos, dum mi iom post iom kompletigos ĝin (vidu la historion de ŝanĝoj). Se vi kreos hiperligojn ĉi tien, faru tion prefere al tiu ĉi ĉefa paĝo, ĉar la aliaj povos malaperi kaj alinomiĝi.

La ĉefpaĝo

Preseraroj

Fundamenteco, oficialeco

Nombre, Gramatike, Muzike, Sporte, Teknike

Lande, urbe, popole, lingve

Bone, Harfende, Laŭlitere, Homonime

Parte, Verbe, Popole, Familie, Metafizike

Religie, Nomepitete, Parolglate, Prepozicie, Suspektinde, Apreze kaj despere

Uskle, Feste/Faste, Li/la, Oriente/Okcidente

Diverse

Ĉiuj notoj kune en unu paĝo

Historio de ŝanĝoj de tiuj ĉi notoj

Diskutgrupo

Se vi volas diskuti pri la enhavo de PIV2, vi povas aliĝi al la diskutgrupo «pivgrupo» ĉe «Yahoo Groups». Tiu diskutgrupo kunmetis aliajn listojn de kritikaj notoj pri PIV2.

Dosierdato: 12 Septembro 2002 (15:45:54 GMT)

www.bertilow.com/piv/index.php, TTT-signaturo: www-bertilow-com

Bertil Wennergren

Página 13 del original
Página 13 del original

Lev Tolstoj pri Esperanto

Komence de 1894 kelkaj personoj, proksime konatiĝintaj kun la Internacia lingvo Esperanto, sinturnis al fama verkisto kaj filozofo Lev N. Tolstoj kun peto esprimi la opinion pri internacia lingvo entute kaj speciale pri Esperanto.

L. Tolstoj respondis al ili per jena letero:

Estimataj sinjoroj!

Mi ricevis Viajn leterojn kaj klopodos, kiel sukcesos, plenumi Vian deziron, t.e. esprimi mian opinion pri la ideo de internacia lingvo entute kaj pri tio, kiom lingvo Esperanto kongruas kun tiu ideo.

Pri tio, ke homoj iras al tio, ke kreiĝu unu grego kun unu paŝtisto de racio kaj amo kaj ke unu el la proksimaj ŝtupoj de tio devas esti reciproka interkompreniĝo de homoj, – pri tio ne povas esti ajna dubo. Por tio tamen, ke homoj komprenu unu la alian, necesas aŭ tio, ke ĉiuj lingvoj per si mem kunfandiĝu je unu (kio se iam okazos, do post tre longa tempo), aŭ tio, ke la sciado de ĉiuj lingvoj tiom disvastiĝus, ke ne nur ĉiuj verkoj estus tradukitaj al ĉiuj lingvoj, sed ankaŭ homoj scius tiom multe da lingvoj, ke havu eblecon en tiu aŭ alia lingvo interkomuniki unu kun la alia, aŭ tio, ke estu elektita de ĉiuj unu lingvo, kiun nepre studu ĉiuj popoloj, aŭ, finfine, tio (kiel tio proponatas de volapukistoj kaj esperantistoj), ke ĉiuj homoj de diversaj nacioj kreu por si unu plisimpligitan internacian lingvon kaj ĉiuj studu ĝin. Tio konsistigas la ideon de esperantistoj. Al mi ŝajnas, ke tiu ĉi lasta propono estas la plej racia kaj, ĉefe, plej facile efektivigebla. Tiel mi respondas al la unua demando.

Por la dua demando, – kiom lingvo Esperanto kontentigas la postulojn por la internacia lingvo – mi ne povas respondi difinitive. Mi ne estas kompetenta juĝisto pri tio. Unu afero, kiun mi scias, estas tio, ke Volapuko ŝajnis al mi komplika, Esperanto tamen inverse, tre facila, kia ĝi devus ŝajni al ĉiu eŭropa homo (mi pensas, ke por la tutmondeco en la vera senco de tiu vorto, t.e. por unuigi ĉinojn, afrikajn popolojn, k.c., bezonatos alia lingvo, sed por eŭropano Esperanto estas ekstreme facila). La facileco de ĝia studado estas tioma, ke ricevinte antaŭ ses jaroj Esperanzan gramatikon, vortaron kaj artikolojn en tiu lingvo, mi post ne pli ol 2 horoj de studado estis kapabla se ne skribi, do libere legi en tiu ĉi lingvo.

Ĉiukaze, oferoj, kiujn metos ajna persono de nia eŭropa mondo, dediĉinte kelkan tempon por studado de tiu ĉi lingvo, estas tiom ne signifaj, kaj la sekvoj, kiuj povus okazi pro la ekposedo de tiu ĉi lingvo fare de ĉiuj, – almenaŭ de eŭropanoj kaj amerikanoj – ĉiuj kristanoj, – de tiu ĉi lingvo, estas tiom enormaj, ke ne eblas ne fari tiun provon. Mi ĉiam pensis, ke ne estas pli kristana scienco ol scio de lingvoj, tiu scio, kiu donas eblecon de komunikado kaj unuiĝo kun maksimuma kvanto da homoj. Mi ne unufoje vidis, kiel estiĝis malamikaj rilatoj nur pro mekanika neebleco reciproke kompreni. Kaj tial studadon de Esperanto kaj disvastigo ĝia estas sendube kristana afero, kontribuanta al starigo de la Dia regno, de tiu afero, kiu konsistigas la ĉefan kaj la solan destinon de la vivo homa.

L. Tolstoj, 27-an de aprilo 1894

Página 14 del original
Página 14 del original

EL POLLANDO

Kiel multaj el vi probable jam scias, nuntempe mi troviĝas en la pola urbo Bydgoszcz, 400.000 loĝantoj, kunlaborante kun la «Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo», faklernejo apartenanta al Monda Turismo. Tie mi instruas la hispanan lingvon kaj Esperanton (kaj samtempe mi ĉeestas la kurson de pola lingvo por eksterlandaj studentoj).

Estas unika travivaĵo havi la plezuron troviĝi en ĉi tiu peresparanta lernejo. Pasintjare ĉeestis la kursojn 180 gestudentoj el diversaj landoj. Ĉi tie la oficiala lingvo estas Esperanto. Ĉiu nova lernanto komence devas ĉeesti la kurson de Esperanto, por poste sekvi la instruadon de la diversaj studobjektoj, kiu okazas en tiu lingvo. Dum la tuta tago, ĉe la klasĉambro, ĉe la koridoroj, ĉe la kafejo, la lingvo uzata estas E-o. Laŭ mia scio nenio simila ekzistas en aliaj lokoj de la mondo.

Por ke iomete vi sciu pri kio la gestudentoj lernas, mi povas diri ke la studprogramo por novembro kaj decembro inkluzivas studobjektojn kiel Esperanto, hispana, angla kaj pola lingvoj (instruataj pere de Esperanto), «Juro en Turismo», «Stiloj en arĥitekturo kaj ĝia ekkoniĝo», «Esperanto en Turismo», «Turismo kaj Kulturo», «Baza Turismiko: ripozlokoj kaj sanlokoj», «Topografio de la regiono Kujavio-Pomerelio», «Baza Turismiko: Sportcentroj», «Arĥitekturo kaj Konstruarto» , «BazaTurismiko: Sistemoj de komunikado», «Historio de la kulturo kaj artaj verkoj regionaj en Pollando kaj en Eŭropo», «Metodologio de la gvidado de ekskursoj», «Historio de Esperanto», ktp.

[BILDO p.14] Nigrablanka grupfoto en klasĉambro: ĉirkaŭ dek sep gestudentoj, kelkaj starantaj malantaŭe, aliaj sidantaj ĉe tabloj kun libroj kaj kajeroj; inter ili personoj de diversaj devenoj.

En decembro, ekde la 13a ĝis la 15a okazos sesio por ĉiutagaj kaj eksterĉiutagaj gestudantoj, laŭ tre riĉa programo, kompletigita de la Zamenhofa Tago, kun prelegoj, artaj prezentadoj, diversaj solenaĵoj, dum la tuta tago.

Mi aldonas foton de la gestudantoj de la kurso de Hispana Lingvo (instruata pere de Esperanto), el diversaj landoj, kiel Mongolio, Kongo, Litovio, Albanio, Pollando, ktp.

La unua de dekstre, starante, estas la profesorino de pola lingvo, Aneta Bękowska, kiu gvidis grupon al Valencio pasintjare, kaj dua de maldesktre, ankaŭ starante, mi mem.

Augusto Casquero

Página 15 del original
Página 15 del original

90-a DATREVENO DE LA FONDIĜO DE E-GRUPO DE BOLONJO

Ĉi-jare Bolonja Esperanto-Grupo festas la 90-jariĝon, ĉar D.ro Achille Tellini fondis ĝin en la jaro 1912.

Dum tiuj 9-dekjaroj, la Grupo ĉiam distingiĝis pro agemo kaj vigleco. Precipe dum la lasta duonjarcento, post la refondiĝo en la jaro 1949, oni organizis altnivelajn aranĝojn, ĉu naciajn ĉu internaciajn (ni ŝatas memorigadi la organizojn de la 4 naciaj kongresoj en la jaroj 1920, 1952, 1986, 2000; krom pluraj regionaj kunvenoj kaj renkontiĝoj).

Sendube la sukceso de Esperanto en Bologna okazis en la jaro 1955, kiam oni organizis la 40-an Universalan Kongreson kun la partopreno de pli o1400 [?] kongresanoj el 40 landoj.

Oni invitis ĉifoje ĉiujn ĝemelajn urbojn. Ĉar Valencio esta ĝemela urbo de Bolonjo, mi vojaĝis al tiu datreveno, kaj nome de Grupo Esperanto de Valencia mi transdonis la libron «Don Kiĥoto» kiel rememoraĵo por niaj samideanoj.

La programo estis tre bone organizita kun agrabla etoso kaj interesaj prelegoj.

VENDREDO 27-9

  • 10.00 Prelego de la profesoro de la Verona Universitato Giordano Formizzi, pri la temo «Ek de Internacia Mono al la Internacia Lingvo».

  • 16.00. Ĉe la Palaco de la Poŝto okazis la «Dokumentara ka Filatela Ekspozicio pri Esperanto» de Mario Amadei.

  • 20.00. Vespera Amika Renkontiĝo en la E-klubo Achille Tellini, kun gustumado de dolĉa vino

SABATO 28-9

  • 10.00. Ĉe la Provinca Administrejo, inaŭguro de la «Oficiala Aranĝo pri la 90-a Jariĝo»

-La profesorino Spomenka Stimec, el ĝemelurbo Zagrebo, prelegis pri «Internacia kulturo kaj Esperanto»

  • 15.00. Vizito de la urbo kaj muzeoj.

  • 17.30. Sankta Meso en Esperanto en la preĝejo de Sankta María de la Vivo

  • 20.00. Komuna vespermanĝo en urba restoracio

DIMANĈO 29-9

-9.00. Vizito de la urbo kaj muzeoj

  • 12.00 Tagmanĝo kaj konkludo de la programo kun adiaŭaj salutoj ĝis la Centjariĝo.

La urbo Bolonjo estas vera muzeo pro siaj arkitekturaj konstruaĵoj. Ĉiuj trotuaroj estas kovritaj je portiko, kun kelkaj portikaj plafonoj belege artpentritaj.

Rafael Peris

Página 16 del original
Página 16 del original

[BILDO p.16] Nigrablanka desegnaĵo maldekstre de la titolo: aerostato (varmaera balono) kun korbo, sur griza kvadrata fono.

DU ESPERANTISTOJ DE LA SENIA RIPETAS LA VOJAĜON DE JULIO VERNE ĈIRKAŬ LA MONDO EN 80 TAGOJ

Manel Viñals kaj Joaquín Marcoval, de La Sènia (Taragono), alvenis en sian vilaĝon post ripeti la faman vojaĝon de Phileas Fog en 80 tagoj. La plej interesa flanko de tiu vojaĝo estas ke ili dum la tuta vojaĝo kontaktis kaj estis helpataj de esperantistoj, ĉefe membroj de Pasporta Servo, kaj uzis la internacian lingvon.

Dum tiuj 80 aventuraj tagoj, kiuj komenciĝis en Londono la 19an de aŭgusto, ili uzis 4 ŝipojn, inter alie unu ŝarĝŝipon kiu kunportis ilin al Los Angeles, kaj tiom da vagonaroj, aŭtobusoj, kaj taksioj, ke ili eĉ ne memoras pri la kvanto, laŭ diris Manel Viñals.

Ambaŭ aventuremuloj, kiuj evitis uzi aviadilojn, estis ege kortuŝitaj je sia alveno en la Senia-n, kie la Urba Registaro preparis por ili grandan akcepton, al kiu ĉeestis granda parto de la 5.000 loĝantoj de la vilaĝo.

Post trapasi Eŭropon, ili daŭrigis la vojagon tra la Silka Itinero ekde Turkio, tra Azio centra, eniris Ĉinion tra la nordo; poste el Ŝangajo al Tokio, kaj de tie per ŝarĝŝipo al Los Angeles.

En Los Angeles ili devis resti 10 tagojn, pro striko de malŝargistoj, kio metis en riskon ilian ŝonĝon. El Los Angeles ili traveturis tutan Usonon, kaj en Nov-Jorko ili uzis la solan ŝipon antaŭmendita de ili, por reveturi al Londono.

Ili konatiĝis kun siaj helpantoj tra la mondo pere de Internet.

Ĉefa intereso de tiu vojaĝo estas ke dum la monda rondvojaĝo tiuj du samideanoj estis atenditaj de esperantistoj en ĉiu haveno.

Viñals kaj Marcoval jam antaŭkonis pere de Internet siajn kontaktojn, kiuj funkciis iamaniere kiel «sponsoroj»n, kaj kiuj multfoje havigis al ili dormlokon kaj manĝon. Pere de la reto ili rendevuis kun ili.

Laŭ ili ĉi tiu estis «mirinda sperto kiu montras ke Esperanto estas lingvo vivanta, utila por vojaĝi kaj por interkomunikiĝi en ĉiu ajn parto de la mondo kaj ke ĝi estas multe pli facila ke la angla».

Ili gardas specialan rememoron de Irano kaj Ĉinio «du landoj kie ni estis bonege traktataj kaj kie la homoj estas ege afablaj kaj ĉiam pretaj helpi».Ili planas meti sian travivaĵon en libron kiun ili volas verki post la bezonata ripozado.

Página 17 del original
Página 17 del original

[BILDO p.17] Nigrablanka portreta foto de L. L. Zamenhof: kalva viro kun barbo kaj lorno, en malhela jako kun papilia kravato, laŭ la konata studia portreto.

ENIGMOJ DE ZAMENHOF

— Kiujn lingvojn sciis Ludoviko Zamenhof?

. Liaj gepatraj lingvoj estis la rusa kaj la jida. Ekde la 4-a jaro li lernis la hebrean, kaj li ekposedis ĝin en tia grado, ke li tradukis (sola!) en Esperanton la tutan Malnovan Testamenton rekte el la hebrea originalo. Kiam li estis 14-jara, lia familio transloĝiĝis el Belostoko en Varsovion, kie Ludoviko uzis ankaŭ la polan. En infanaĝo li eklernis la germanan kaj francan kaj sciis ilin tre bone, precipe la germanan. Poste li eklernis la anglan, kies nemultaj morfologiaj formoj donis al li la ideon, ke la artefarita lingvo devas havi nur minimuman gramatikon. Li studis profunde la latinan kaj antikvan grekan. Krome, li lernis iomgrade la italan kaj litovan. La supremenciitaj lingvoj diversgrade kontribuis al la kreo de Esperanto. Post la publikigo de Esperanto li konatiĝis kun la hispana kaj eble kelkaj aliaj lingvoj: almenaŭ kun tiuj, en kiuj aperis lernolibroj de Esperanto.

— Ĉu Ludoviko estis bona lernanto?

. La publikigitaj dokumentoj montras, ke li ricevis nur bonajn kaj tre bonajn notojn. Li finis la gimnazion kun arĝenta medalo.

— Onidire, kiam Ludoviko estis veturonta en Moskvon, lia patro postulis, ke tie li ne okupiĝu pri sia lingvo, sed diligente studu la medicinon. Reveninte post du jaroj en Varsovion, li trovis, ke la patro forbruligis liajn manuskriptojn. Ĉu tio estas vera?

. Oni tiel rakontas, sed eble tio estas legendo.

— Kiam la lingvo ricevis la nomon Esperanto?

. Komence oni nomis ĝin Lingvo Internacia [de D-ro Esperanto]. Unuafoje la lingvo aperas kun tiu nomo en la reklamo, kiun Zamenhof publikigis en la populara rusa semajna gazeto «Niva» la 5-an de novembro 1888.

—Kio estas homaranismo?

. Tio estas etik-religia doktrino, kiun iniciatis Zamenhof, por servi kiel ponto por ĉiuj popoloj. En la tiam dividita mondo ĝi apenaŭ povis sukcesi.

Página 18 del original
Página 18 del original

ASEREJÉ

En la forumo soc.culture.esperanto, sudafrikano (¡) petis e-tradukon de la (fi) fama rumbaĉo «Aserejé» kiu nin ĉiujn marteladis la tutan pasintan someron.

Nu, mi plenumis la taskon kaj, konsiderante la internacian popularigon de la kanto, mi pensis ke eble nin hispanojn, en e-aranĝoj, oni pridemandos pri tio kion la teksto diras. Tial mi alsendas tiun tradukon, kun postaj korektetoj al tiu publikigita en s.c.e., kaj esperable plene kanteblan.

Ĝuu!!!


Vidu, venas tiu ulo promenante ĉe angulo, Estas Diego (1) rumbumonta kun la luno en okulo kaj kompleto el lazuro. estas li kontrabandonta. Li eniras l’amasrondon por dancadi ĝis la tombo, posedata de la ritma ragatango. (2) Kaj disk-ludisto tre volonte ludas himnon ĝis meznokte, estas lia kara plej ŝatata kanto, ĝin li dancas !!! ĝin li ĝuas !!! ĝin li kantaaaaaas !!!

aserehé ha dehé (3) dehebe tu dehebe deseri joŭa a mavi an de bugi an de ŭidibidi aserehé ha dehé dehebe tu dehebe deseri joŭa a mavi an de bugi an de ŭidibidi

Estas sorĉa ne hazardo ke mi trovas lin sur strato kiun mi kutimepaŝas. Diego (1) kvazaŭ kapitano,

fanfaronas kun la gajo rastafar –afrik-cigana.

Li eniras l’amasrondon por dancadi ĝis la tombo, posedata de la ritma ragatango. Kaj disk-ludisto tre volante ludas himnon ĝis meznokte, estas lia plej ŝatata kanto, ĝin li dancas !!! ĝin li ĝuas !!! ĝin li kantaaaaaas !!!

aserehé ha dehé ktp …

(1) Oni prononcu «Diego»-n hispanece: «Diego»

(2) «Ragatango», mi suspektas ke la originalon «ragatanga» oni inventis rimcele.

(3) Kiel vi certe scias, tiu refreno estas fuŝa sonimitado de originala usonlingva «Rapper’s delight». Mi transcribís ĝin samfuŝe laŭ esperanza prononco. La originalan tekston vi povas trovi en http://www.lyricsxp.com/lyrics/r/rapper s delight ellen dow.html

Manuel Pancorbo. mpancorbo@wanadoo.es

Página 19 del original
Página 19 del original

[BILDO p.19] Emblemo de la centjariĝo: rombo kun kvinpinta stelo kaj la surskribo «100 JAR[nelegebla] / VALENCIA / ESPERANTO / GRUPO», flankita de la jaroj «1903» kaj «2003», presita super pala desegnaĵo.

62 a Hispana Esperanto-Kongreso kaj 13 a Internacia Esperanto-Kongreso

VALENCIO 2003

(100a Jubileo de hispana kaj valencia asocioj)

15-19 julio, kongreso, 20 julio ekskurso

Kongresejo: FACULTAD DE FILOLOGÍA, Avda. Blasco Ibáñez, 32 . Valencia

ALIĜILO N-RO ………

(BONVOLU SKRIBI TAJPE AŬ PRESLITERE)

Familiaj nomoj ……………………………………………………………………

Antaŭnomo: ………………………………………………………………………

Naskiĝdato (2) ……… ……………… HEF-numero: ……………………………

Adreso: ……………………………………………………………………………

……………………………………… Poŝtkodo: ……………………

Urbo: ……………………………………… Telefono: ……………………

Retadreso: …………………………………………………………………………

(2) Nur por statistiko

Kongreskotizoj (en eŭroj)

ĝis 31-12-02 ĝis 31-05-03 poste
Membro de HEF aŭ Monda Turismo. 19 22 25
Ne membro ………………… 23 26 29
Membro de grupo (pli ol 15-p) ……. 15 18 21

Loĝejo: ………………………

Donacon: ……………………

ENTUTE: ……………………

Kotizu pere de Bancaja, Strato Málaga, 37; 46009 Valencia.

Konto-numero: 2077-0069-24-3100702329 al la ESPERANTO-KONGRESO

Kunsendu la pagpruvilon kaj la aliĝilon al la suba adreso.

Por bankĉekoj kaj poŝtmandatoj aldonu 10%

LA KOTIZO ESTAS NE REPAGEBLA

Dato kaj subskribo: ……………………………………………………………

Konstanta adreso: Augusto Casquero; Avenida Burjasot 29, A-31. ES-46009 Valencia.

Retadreso: augustocasquero@infonegocio.com

Página 20 del original
Página 20 del original

62 a Hispana Esperanto-Kongreso kaj 13 a Internacia Esperanto-Kongreso

MENDILO

Ĉiu aliĝanto devas plenumi apartan mendilon. Sendu la mendilon kaj la kvitancon de la pago al la Konstanta Adreso: Augusto Casquero de la Cruz. Avenida Burjasot, 29, A-31. 46009 Valencia (Hispanio) kaj la pagon faru al: BANCAJA, Strato Málaga, 37. 46009 Valencia (Hispanio), kontonumero 2077 0069 24 3100702329, KONGRESO DE ESPERANTO.

LOĜADO

1 COMPLEJO EDUCATIVO CHESTE (22 km. De Valencia), NUR por grupoj

.loko en kvarlita etaĝa ĉambro, kun matenmanĝo, 5 tranoktojn: 50 €

2 UNIVERSITATA HOTELO (proksime de la kongresejo)

. loko en dulita ĉambro, kun matenmanĝo, 5 tranoktojn: 105 €

. unulita ĉambro, kun matenmanĝo, 5 tranoktojn: 115 €

3 JUNULARA GASTEJO

MALPLI OL 26-JARA:

. loko en kvarlita ĉambro, kun matenmanĝo, 5 tranoktojn: 65 €

PLI OL 26-JARA:

. loko en kvarlita ĉambro, kun matenmanĝo, 5 tranoktojn: 76 €

4 TRISTELA HOSTALO , KLIMATIZITA (ĉe la urbocentro)

. loko en dulita ĉambro, SEN matenmanĝo, 5 tranoktojn: 155 €

. unulita ĉambro, SEN matenmanĝo, 5 tranoktojn: 185 €

NOMO: LANDO:

ALVENDATO: FORIRDATO: TRANOKTOJN:

MI PAGAS POR LOĜADO: €

MI DEZIRAS DIVIDI ĈAMBRON KUN:

POST LA 10a DE JUNIO ALDONU 10% AL LA TUTA KOSTO

POST LA 1a DE JULIO LA ORGANIZANTOJ NE GARANTIAS LOĜEJON