Sennaciulo, n.º 417-444 (mayo de 1934 – agosto de 1936)

Los números 417 a 444 de Sennaciulo, el periódico de SAT, transcritos enteros (27 números). Qué es la revista, de dónde viene el texto y cómo se ha hecho: en la página de la colección.

Transcripción automática, no oficial: para citar algo, compáralo con el escaneo de cada número. Si alguien que tenga los derechos quiere que la retiremos, díganoslo y la retiramos.

← Tramo anterior · Tramo siguiente →

N.º 417, 25 de mayo de 1934

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

10-a JARO, N-o 417 — MONATA ESPERANTO-GAZETO — 25. MAJO 1934

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO, ADMINISTREJO K SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO : 67, avenue Gambetta, Paris 20e Poŝtĉekaj kontoj je nomo de SAT-Paris : Bruxelles n-o 350 189, S’Gravenhage n-o 211 533, Kopenhago n-o 4 986, Paris n-o 1234 22, Stokholmo n-o 74 153, Wien n-o D-109 068, Zagreb n-o 41 448, Zürich n-o VIII-200 49. Aliilande oni pagu per poŝtmandato je nomo de SAT, bonvalutaj devizoj en rekom. letero aŭ bankĉeko je nomo de « L. Bannier ».

KAŬZOJ K EFIKOJ DE MODESTA BROŜURO

La 2-an de junio estos pasintaj 47 jaroj, de kiam d-ro Zamenhof sub la pseŭdonimo Esperanto aperigis la unuan, tre simplan k neampleksan gramatikon de esperanto. Post longaj klopodoj, por trovi eldoniston. Zamenhof ja vivis en la cara Rusio, en la Rusio aŭtokrata, jam tiutempe aktive subminita de liberecamaj elementoj. Ĉu nova subminaĵo minacis en la formo de tiu ĉi eta, modest-aspekta broŝuro, kies aŭtoro kaŝis sin sub pseŭdonimo k kiu adresis sin kun tiom strangaspekta lingvo al ruslingvanoj ?

— Utopiisto ! diris unuj. — Danĝera internaciisto, emis konkludi aliaj. Sed estis ankaŭ kelkaj personoj, kiuj aĉetis tiun ĉi broŝuron, k kiuj, ial, interesiĝis tiom pri ĝi, ke ili trastudis la tutan verketon k kiuj post tiu studado komunikis siajn nomon k adreson al la iniciatinto, d-ro Zamenhof. La utopiisto de l’unuj, la danĝera internaciisto de l’aliaj ekhavis disĉiplojn !

Kaj la disĉipla rondo baldaŭ plivastiĝis, infektante homojn de aliaj landoj ; ĝi fariĝis pli k pli granda… Kaj venis momento, kiam la majstro, tiu studema homo, tiu ĉambra scienculo, ĝis tiam modeste kaŝita en sia kabineto, surpaŝis la tribunon : Bulonjo-ĉe-Maro, en la jaro 1905. Kaj tio ripetiĝis regule ĉiujare, okfoje en la sekvo… ne pro oratoremo de la ĉambra scienculo, nek pro avido rikolti gloron k aplaŭdon. Ĝi estis la konscio pri devo, kiu instigis lin kongresparoladi, kiel ĝi estis la devokonscio, kiu instigis lin traduki el multaj lingvoj klasikajn verkojn, por ĝisfunde elprovi la solidon k uzeblon de sia kreaĵo. Kaj per tiuj paroladoj ni ankaŭ pli profunde ekkonas, kia estis la baza instigilo, kiu verkigis al Zamenhof la mondlingvon.

Esperantismo.

Kiujn temojn do elektis d-ro Zamenhof por siaj paroladoj ĉe kongresoj ? Ne estas malfacile imagi, ke li spirite vidis antaŭ si la aŭskultontaron, konsistantan el anoj de dekoj da diversaj nacioj. Al tiuj ĉi homoj, kiuj trovis sufiĉe da entuziasmo k fervoro, por dediĉi al lia lingva kreaĵo tempon, energion k monon, kiuj kredis al la vivanteco de esperanto, kiuj komprenis la universalan lingvon k povis esprimi sin per ĝi, li povis direkti nur vortojn komune akcepteblajn k komprenotajn ne nur sone, sed ankaŭ sence laŭ sama maniero. Kaj li tiel konfesis sian kredon, sian esperon, ke la lingvo servos por interfratigi la popolojn k la rasojn k starigi regnon de mondpaco. Ĉi tiuj ideoj venantaj el granda koro, estis la profunda instigilo de Zamenhof por « iniciati » la lingvon vivigotan. Kaj sendube sen tiu ideo homoj ne estus oferintaj tiom multe, por ellerni la lingvon k poste renkontiĝi ie ajn en la mondo kun samideanoj, kun la celo vivigi la artefaritaĵon.

Estus ja maljuste, se ni, kiuj uzas esperanton kiel ilon en la liberiga batalo de la proleta klaso, volus ignori tiun fakton, ke la movado ekiris k ekkreskis, puŝate de ideo ligita kun la lingvo, ideo enkorpiĝinta en la movado k entenata en la vorto « esperantismo ».

Kiam la laboristaj esperantistoj komencis apartiĝi el la komuna ujo, kiu mikse kunigis homojn el ĉiuj tavoloj k klasoj de la socio, la movado jam akiris ian gravon k atentindan disvastiĝon en ĉiuj landoj de la terglobo. La lab. esperantistoj faris tiun apartiĝon plenkonscie, por servigi esperanton al la klasaj interesoj de la tutmonda proletaro. Sed ili tial havis neniajn motivojn, por riproĉi al la aŭtoro de esp-o lian naiv-animan kredon pri homara interklasa paco sen ŝanĝo de la tuta socia strukturo. Ĉar, kiel ni vidis, sen tiu kredo esp-o verŝajne neniam estus kreita, k sen tiu kredo ĝiaj unuaj adeptoj ne estus havintaj la impulson por vivigi ĝin.

Kelkaj seniluziiĝoj.

Ĉu Zamenhof konsciis pri la interna forto viviganta lian kreaĵon, kiam li ektransdonis ĝin al la publiko en la formo de broŝuro ? Certe jes, sed — pli per intuicio ol per rezonado. Neniu inventanto ŝuldas sian eltrovon al pure racia laboro ; la intuicio ĉiam ludas gravan rolon.

Se Marks estis tro optimista rilate plenumiĝon de la socia transformo en periodo tre proksima, Zamenhof certe havis troan optimismon rilate la finvenkon de esperanto. Sed ĉu tio signifas, ke li estus rezigninta je sia elpaŝo de la 2. junio 1887, se li estus antaŭvidinta, ke post duona jarcento ankoraŭ stagnas la afero ? Mi estas konvinkita, ke ne. Jarcentoj ne ludas rolon en la fluo de l’historio ; jarmilojn bezonas travivi la homaro, por zigzage antaŭenmarŝi kun refaloj oftaj k subitaj.

Ni travivas en nia epoko tute evidentan regreson rilate la spiritan k kulturan kampon de batalo. Mi ne povas konsenti pri tio, rigardi kiel kompensaĵon la akirojn de l’ tekniko (aviado, maŝinaro, ktp.). Precipe ĉe la vido, ke tiuj akiroj servas pli al detruo ol al konstruo. Esperanto, esprimo de la teknika periodo, signifas per si mem ankoraŭ nenian spiritan k kulturan pluson, sed ĝi povas formi unu el la stilzoparoj por kultura progreso, kiun lastan mi povas imagi nur sennacieca.

La seniluziiĝoj rilate la rapidan ritmon de l’progreso de esp-o estas duspecaj ; ili rilatas a) la homojn kiel individuojn, k b) la homaron kiel tuton. — A) Ni observas lernantojn en niaj kursoj, kiuj komence montras tre bonan lernvolon k komprenemon, sed tamen en iu momento forlasas la kursojn k absolute ne plu pensas pri esperanto, aŭ — se ili pensas pri ĝi, kun ia malamikeco, kiu igas ilin ofte veraj kontraŭuloj k malpropagandistoj de nia ideo k movado. Ni vidas ankaŭ finlernintojn, kiuj

— página 2 —

44 — SENNACIULO

praktikas pli malpli grandskale esp-on dum pluraj jaroj. Kaj tiam venas ankaŭ momento, kiam ili naŭziĝas k turnas la dorson al la pioniroj de la movado, k oni ne plu sukcesas skui ilin al nova enviciĝo en la esperantista armeo. La registro de SAT, ekde la fondiĝo ĝis hodiaŭ, kun siaj multaj ŝanĝoj, eksiĝoj, aliĝoj, re-eksiĝoj, re-aliĝoj, ktp, atestas frapante pri la dirito. Persistemo ! Ĝin ne atendu de multaj ! Vanta iluzio.

Oni emas riproĉi k respondecigi kursgvidantojn, estrojn de grupoj k asocioj pro la perdoj de membroj aŭ lernantoj. Tio estas facila maniero, sed ofte maljusta. Kiam en la K-doj la konvinko pri la neceso k grava signifo de nia movado ne estas sufiĉe disvolvita, ĉia predikado estas vana. Do, jen ekslernintoj, kiuj grupiĝas kun la plej teruraj kontraŭuloj : la indiferentuloj, la apatiuloj, tiuj, sur kiujn superrege efikas rilate nian aferon la leĝo de l’inerto.

Malfacila pensosporto.

Mi rezignas laŭvorte citi, kion skribis antaŭ kelkaj semajnoj al ni aktiva esp. instruanto en Nederlando. La esenco de liaj diroj estas, ke eĉ en tiu centro de lab. esperantista aktiveco, kia estas Nederlando, k kie ĉiuj LEA-anoj ricevas « S-ulo »n, nur malmultaj kapablas k provas vere tralegi la gazeton k ĝui ĝian enhavon, utiligante ĝin por si mem k por sia medio. Ankaŭ el aliaj landoj ni jam aŭdis similajn dirojn. Esperanto estas malfacila pensosporto ; oni bezonas grandan volon por finakiri ĝin ; pri tio devus konscii ĉiuj Gek-doj k ili ne devus malesperi ĉe la unuaj malsukcesoj. Neniu el ni povas aserti, ke li tuj dekomence tralegis senpene esperantajn librojn k gazetojn. Sed la plezuro iom post iom akiri tiun kapablon estis certe grandega por ĉiu fidela adepto de la zamenhofa lingvo !

Ne estas laboristoj speciale dotitaj k pli lernkapablaj, kiuj atingis perfektan lingvokonon, sed estas tiuj, kiuj persistis kun firma decideco. Estas tiuj, kiuj arde deziris posedi la lingvon, ĉar ili estas konvinkitaj pri ĝia granda valoro por la laborista klaso.

Temas pri batalilo !

Sed ĉio tio ne klarigas ĉion. La problemo koncernas la tutan homaran evoluon. La individuoj lernantaj esp-on, restus sendube daŭre interesitaj k aktivaj por nia afero, se nia epoko sekvus rektlinie la vojon, kiu bezonigas esperanton, t.e. la vojo al progreso k kultura sociordo. Sed tiel ne estas ; la naciismo, la faŝismo, la militismo estas pligrandigantaj siajn influon k forton, k ili sentigas sian sufokan premon sur nian esperantan movadon. Tio komprenigas, kial restas nur la plej konvinkitaj, la plej firmaj en niaj vicoj…

Kaj tial nia afero vere staras sur multe pli vasta bazo ol multaj pensas. Ĝi staras en la unua vico ĉe la fronto de la granda batalo kontraŭ la mondreakcio : la neekzisto de nia movado signifus realan malfortigon de la batalfronto kontraŭ faŝismo k ŝovinismo. Havante esperanton, ni pli efike, pli trafe kontraŭbatalas la malbelegan hidron ; havante esperanton, ni estas pli bone ekipitaj en la batalo.

Tion devus ĉiuj Gek-doj bone kompreni ; tion devus kompreni ankaŭ la lernantoj de nia lingvo, ĉar tiam ili ne facilanime forlasus la studadon ĉe la unuaj malfaciloj renkontitaj ; tion devus kompreni ĉiuj abonantoj al niaj gazetoj, tiam ili penus legadi ilin trae k ĝisfunde ; tion devus kompreni ĉiuj membroj de nia organizo, tiam ili aktiviĝus, ĉiu laŭ sia povo k ĉe sia frontoparto.

Komprenante, ke mondlingvo estas vere efikplena batalilo por la proletaro, ni kun dankemo memoras je la 2-a de junio pri la publikiĝo — antaŭ 47 jaroj — de tiu modesta broŝuro, kiu enhavis la unuan gramatikon de esperanto, k pri ĝia same modesta kiel genia aŭtoro.

N. B.


Valencio, scenejo de la 14-a Kongreso

Por la fremda vizitanto, precipe por tiu devenanta el norda lando, Valencio prezentas kuriozan k altiran aspekton de suda urbo. La influo greka k araba rimarkiĝas tiel ĉe la muroj, kiel ĉe la spirito de ĝiaj loĝantoj.

Nu, la Valencia homo estas persono facile eksteriganta siajn sentojn k rapide reaganta antaŭ ĉio, kio pli malpli povas impresi lin.

La Valencia popolo tamen ne estas tiel sprita kiel la Andaluzia, sed ĝia viglo k pretemo por ĉia entrepreno igas ĝin simpatia, kvankam kelkafoje sian taskon ĝi ofte ne elfinas.

Ĝia agmaniero, precipe por arta verko, bildiĝas per la ofte uzata Valencia esprimo : « Pensat y fet » (t.e. « Pensita k farata »), per kio oni montras, kiom malgranda tempa distanco ekzistas ofte inter la genezo de ideo k ĝia praktika realigo.

La fremdulo nin vizitanta povas admiri en Valencio ne originalan urbon laŭ la historia vidpunkto — kiel ekzemple Toledo — nek ankaŭ gravan modernan urbon kun kosmopolita mieno (malgraŭ tio ke gravajn reformojn oni lastatempe faris), sed urbon, kies ĝenerala aspekto k ĉirkaŭanta kamparo donas al ĉiu ian optimisman impreson, kiu momente forgesigas, ke en la mondo ekzistas homoj klopodantaj akrigi malkonsenton bazitan sur pretendaj diferencoj rasaj k rangaj.

Aliflanke, la Valencia popolo estas ĝenerale preta helpi la fremdulon, eĉ se ne ekzistas rilate al li tia homa ligilo, kiel okazas inter ni, esperantistoj.

Io interesa por la vizitanto de nia urbo estas la popolaj moroj. Al la partoprenontoj de la SAT-a kongreso prezentiĝos la okazo ilin admiri, ĉe la kantoj k dancoj okazontaj dum Valenciaj foiraj festoj. Oni observas facile la araban parencecon de tiaj artaj esprimoj.

Rimarkinda estas ankoraŭ la amo de la Valenciaj virinoj por la floroj. Ne estas tiel kutime, kiel ekzemple en Andaluzio, ke floroj ornamu fenestrojn k balkonojn, sed tamen floroj estas multnombre kulturataj en Valencio, por kontentigi spiritan bezonon de ĝiaj loĝantoj k eĉ, multaj el ili, por esti sendataj eksteren.

Ne troviĝas gravaj montaroj proksime al la urbo, k la konsekvenco estas, ke lokoj por ekskursoj ne estas tre variaj, sed, ŝanĝe, la ebena aspekto de l’grundo permesas admiri amplekse k plenvide la senkomparan belecon de la Valencia kamparo.

Tia estas la scenejo, en kiu la SAT-anoj, esperantistoj nin vizitontaj travivos la kongresajn tagojn. Por ni, proletoj, kiuj tiom celas plifortigi solidarecajn ligilojn kun la fratoj de l’diversaj kontinentoj, la restejo — ni esperas — estos ŝajne adekvata.

J. V.


Por nia Kongreso

Bona ekzemplo de la danaj K-doj.

Ne povante aranĝi kongreskaravanon, eĉ ne povante pagi individue la kongreskotizon pro la malalta valoro de la dana krono, la K-doj el Odense cirkuligas liston, por almenaŭ monsubteni la Kongreson de SAT. Tiu ĉi ekzemplo estas tre imitinda ankaŭ por K-doj alilandaj, ĉar multaj povas kontribui tiucele sumeton. La Odense-anoj alvokas tute aparte la Kopenhaganojn partopreni en tiu ĉi agado.


BELGIANOJ, ATENTU !

MODIFO EN LA TARIFO : Kotizo kun « S-ulo » de nun kostas 5.50 belgojn jare, (anstataŭ 6.— belg. ĝis nun) ; kotizo kun « S-ulo » k « Senn. Revuo » 11.— belg. jare (anst. 12.— ĝis nun).

— página 3 —

SENNACIULO — 45

[BILDO p.3 | 6,6,26,20] Kongresa afiŝo: figuro de laboristo kun stelo kaj la vorto «Esperanto», urbaj turoj; surskribo «XIV. Kongreso de SAT — Valencia-Hispanio — 3-8 aŭg. 1934».

14-a Kongreso de SAT en Valencio (Hispanio)

3.-8. aŭgusto 1934.

Kvina Komuniko

FERVOJA RABATO. — Ĉiu kongresano, kiu por veni al Valencio traveturos pli ol cent kilometrojn, ĝuos 40 % da rabato sur ĉiuj hispaniaj fervojlinioj. Al ĉiu aliĝinto ni liveros identigan netransdoneblan fervojkarton, nepre necesan por havigo de la favora veturbileto. Ĉiu atentu bone pri la esperantlingva resumo de la privojaĝaj instrukcioj, donitaj sur aparta folio. Jen proksimuma veturkosto de kelkaj urboj al Valencio, sen dekalkulo de la nomita rabato :

Cerbere 42 pesetoj
Marseljo 85 »
Argel 87 »
Lisbono 100 »
Ĝenevo 120 »
Parizo 135 »
Bruselo 181 »
Prago 190 »
Londono 215 »
Amsterdamo 235 »
Kopenhago 265 »
Stokholmo 367 »

La fervojkarton ni sendos komence de julio kune kun afiŝeto kun desegno pri la kongresmarko. En la sama koverto ni donos lastajn instrukciojn pri la akceptejo, ktp.

DISERTOJ. — Ĝis nun sin anoncis por diserti dum la kongres-tagoj, nur la fama poeto k prezidinto de la Kataluna Esperanto-Federacio, K-do Jaume Grau Casas. Bonvolu anonci vin kiel eble plej baldaŭ.

GRAVA ALIĜO. — Aliĝis oficiale la Kongreson la Hispana Socialdemokrata Partio. Ni atendas la aliĝon ankaŭ de ceteraj organizoj.

KAMARADO ! Se vi bedaŭrinde ne povas persone partopreni nian XIV-an, kial vi ne partoprenas ĝin spirite k sendas donaceton ? Ĉiuj atentu bone pri la adreso de l’Organiza Kongres-Komitato : str. Horno del Hospital, 12, Valencia.


Nova adreso de SAT !

La ĝisnuna stato, ke nia librostoko troviĝis en pluraj deponejoj, povis esti nur provizora, ĉar ĝi perdigis al la prizorganto, per la vojoj tien k reen, multe da tempo. Ankaŭ mankis loko por pakado. Ni nun luis sufiĉe vastan ejon kun bretaro, kiu servos kiel librodeponejo k oficejo samtempe ; tie oni trovos deĵoranton dum tri tagoj de la semajno (mardo, ĵaŭdo, sabato), k ĝia adreso estas de nun la adreso de la Sidejo de SAT, k samtempe de la Administracio k Redakcio, nome SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA, 67, avenue Gambetta, Paris (20). Ĉiu bonvolu bone noti tion en sian memoron k de nun sendi ĉion, kio rilatas al SAT, nur al la nomita adreso (ankaŭ monsendojn).

Neniam k en nenia okazo adresu poŝtaĵojn je la nomo de la redaktoro !!

La poŝtĉek-kontoj ne estas tuŝataj per tiu ĉi adresŝanĝo, — krom tiu en Leipzig, kiu ĵus estis likvidita, k la saldo konfiskita (?) de la Polico. — Ni ripetas, ke el landoj, kie ni ne havas poŝtkontojn, oni pagu per ordinara poŝtmandato, aŭ per bank-ĉeko tekstita je la nomo de nia Sekretario « BANNIER ».

La adresoj antaŭaj (23, rue Boyer, k 14, avenue de Corbéra), ne plu estu uzataj !

Ĉi loke ni volas esprimi nian dankon al la multnombraj Parizaj K-doj, kiuj libervole bonvolis helpi al ni dum tuta tago ĉe la translokigo de la libraro k arĥivaro.

* * *

En kunveno de la 9-a de aprilo, la Pariza SAT-rondo elektis unuanime en la Komitaton K-don Glodo (SAT-ano 50), kiu jam seninterrompe ekde la fondo de SAT ĝis la lasta jaro estis Direkciano, anstataŭ K-do Devaren, kiu pro profesiaj kaŭzoj devis eksiĝi.

Pl.- Komitato.

[REKLAMO p.3] La Vojo al Sukceso ! Jen la ŝtuparo sekvenda ! Tralegu :

  1. PETRO, lernolibro, 6-a eldono (multe ilustrita, laŭ vivanta metodo). Prezo : 6 fr. fr.
  2. UNUA LEGOLIBRO, 104 paĝoj, ilustrita ; tre varia materialo. Prezo : 6 fr. fr.
  3. FABELOJ de Hermynia Zur Mühlen, trad. el la germana. Facila laborist-tendenca legaĵo. 56 paĝoj. Prezo : 3 fr. fr.

Kaj poste — vi petos plue, k vi trovos laŭ via deziro multajn, variajn legaĵojn laŭ la SAT-Katalogo. Ĉiujn mendojn adresu nur al : SAT, 67, avenue Gambetta, PARIS 20.

EL LA REDAKTEJO

DEZIRARO DE LA REDAKTORO.

Necesas paroli kelkajn vortojn pri kunlaborado al niaj gazetoj. Bona observanto konstatos, ke ni havas nur relative malmultajn konstantajn kunlaborantojn inter la SAT-anaro. Certe, eĉ kun la helpo de malmultaj regulaj k spertaj kunlaborantoj niaj revuoj povas havi aspekton varian, logan k interesan. Sed kial limigi al malgranda grupeto la aron da kunlaborantoj ? La gazetoj devas ja speguli la spiritostaton k la aspirojn ne de elito, sed de la tuta anaro.

Iuj K-doj diros : « Nu, se mi sendos skribaĵon al Parizo, la redaktoro malakceptos ĝin ; li trovos ĝin tro longa, tro mallerte verkita, tro fantazia, ktp. Povas esti ; sed povas esti ankaŭ, ke ĝuste en via raporto troviĝas treege interesaj informoj, kiujn nia legantaro sciavidas. Kaj en tiu okazo la lingvo de la verkaĵo ne ludas gravan rolon. Ĉar la redaktoro mem rebakos vian verkaĵon k donos al ĝi lingvan k stilan veston konvenan. (Tio tamen ne signifas, ke oni simple malzorgu la lingvan flankon aŭ la eksteran aspekton de la manuskripto, skribante sur rotacipapero, poŝformataj folietoj aŭ flanke ĉe la marĝenoj ; manuskripto povas esti plume skribita, — ni ĝin rekopios maŝine por la presejo, — sed ĝi estu skribita almenaŭ legeble !). Se ne plene aperos via raporto, vi povas esti certa, ke aperos almenaŭ la plej interesa parto. Abundo da manuskriptoj permesas al ni elekti la plej taŭgajn, k ni povas doni konsekvence maksimume interesan enhavon al la gazetoj.

Novaj esperantistoj k SAT-anoj devas atenti, ke principe ni malakceptas artikolojn verkitajn en polemika formo kontraŭ alia klasbatala tendenco reprezentita en SAT (ekzemple atakojn al socialdemokratoj, al komunistpartianoj, ks). Nia Statuto rajtigas nin rifuzi tiajn verkaĵojn. Ni nur en esceptaj kazoj akceptas pure teoriajn konsiderojn rilate la laboristan movadon, nome nur tiam, se el ilia publikiĝo povas rezulti ia pozitiva k senpera utilo por la legantoj, k se la artikolo atestas pri memstara pensado de la verkinto.

Tre volonte k prefere ni akceptas raportojn riĉajn je informoj pri stato, vivnivelo, bataloj de la laboristaro. Informojn pri aktualaj politikaj okazintaĵoj ni akceptas nur, se en ili speguliĝas personaj travivaĵoj, aŭ se estas deduktitaj el ili valoraj konsideroj, kiuj pligravigas k plilarĝigas la signifon de la temo, aŭ se la koncernaj informoj, kvankam sufiĉe gravaj de lab. vidpunkto, ne trakuris la tutmondan nacilingvan gazetaron.

— página 4 —

46 — SENNACIULO

Por la literatura parto de « Senn. Revuo » ni krome deziras tradukojn (precipe prozajn) de ne tre longaj fragmentoj el la nacilingva proletendenca literaturo (modelo : la ĝisnunaj numeroj de « S. R. » !).

Por La Lernanto ni atendas ĝeneralan mobilizon de la finlernintaj kursanoj k de ĉiuj K-doj, kiuj sentas sin nekapablaj verki por la grandaj fratoj de « L. L. », por « S-ulo » k « S. R. ». Via okulo ŝtelĉasu trafajn anekdotojn, rakontetojn k humoraĵojn k esperantigu ilin senkompate por utiligo en « L. L. ». Originalaj rakontetoj k priskriboj kompreneble ankaŭ estas bonvenaj. Sed… evitu nepre sendi al ni banalaĵojn aŭ spritaĵojn, kiuj jam estas tro konataj tutmonde, ĉar tro ofte jam presitaj k tro malnovaj. Nia « humora angulo » abomenas la malspritaĵojn, k tiurilate nia paperkorbo ĉiam estas sufiĉe vasta… Ni diris.


ĈE LA LABORISTAJ ESPERANTO-ASOCIOJ

*Kompletiga raporto pri la Kongreso de N.F.L.E.*¹

Ni ĉerpas el « Laborista Esperantisto » (n-o 4) : Unuafoje NFLE-kongreso okazis en Flandrio, parto de la nederlandlingva teritorio, kie la organizo nur antaŭ kvin jaroj komencis veki la intereson de la laboristoj por nia afero. La kongreson vizitis 550 anoj malgraŭ la granda distanco (inter kiuj ĉ 100 delegitoj el 71 sekcioj). Aparte menciinde estas, ke la intereso por la kongreso restis ambaŭ tagojn, tiel ke ĉe la fermo ne malpli ol 350-400 ankoraŭ ĉeestis. La fakto, ke unuafoje la kongreso oficiale estas akceptita de la urbestraro k ĝuis la favoron de ekskurso tra la haveno prezentita de ĝi, dum krome la urbo zorgis pri plantornamo de la salono, montras sufiĉe la aktivecon k bonvolon de la antverpenaj K-doj. Estis skabeno Verept, kiu salutis la kongresanaron nome de la urbo. K-do Faŭlhaber, la prezidanto de la Federacio, respondis, emfazante la celadon enkonduki esp-on en la lernejaro. Post diversaj kritikoj k respondo de estraranoj okazis la aprobo de la agadraportoj k de la gvidado, kontraŭ unu sekcio (Amsterdamo VI). La kongreso restis ĉe la antaŭjara decido, liveri « S-ulo »n al ĉiuj membroj. La proksima kongreso okazos en Bussum.

Okazis en la dua tago SAT-kunveno, kie oni per 32 kontraŭ 30 voĉoj decidis (ĉe 10 sindetenoj) ne elekti regionan SAT-peranton, k la jam menciita parolado de K-do Lanti.¹ Post finpritrakto de diversaj proponoj K-do Faŭlhaber finparole diris i.a. : « El niaj priparoloj dum tiu ĉi kongreso estu al vi klare, ke nia Federacio povas daŭrigi sian laboron laŭ sia nuna skalo NUR, se ĝi baziĝas sur la devizo, ke ni evitu ĉion, kio povas disigi nin, k serĉu ĉion, kio povas nin unuigi ! » —

En Nederlando SAT havis je la 1. jan. — 389 membrojn en 68 lokoj, en Flandrio 47 m. en 2 lokoj. (En 1932 la membronombro estis 271.)

¹ Nederl. Federacio de Lab. Esperantistoj.

La movado en Danio

Lastatempe la situacio en la Odense-a loka movado estis tre komplika. La nomo de nia klubo estas « Unueco », sed regis en ĝi plej akra malunueco k personaj konfliktoj. Kelkaj K-doj foriris por fondi propran grupon « Antaŭen ĝis la celo », kiu intencis IPE-aniĝi. La tiama prezidanto de « Unueco », K-do Sorensen, interrilatis kun la sekretario de IPE k malebligis al « Antaŭen ĝis la celo » aliĝi al IPE, ĉar « fondo de nova klubo estas nekomunista ago ; oni devas resti kiel opozicio en la ekzistantaj organizoj » ! Se nur la IPE-anoj ĉiam memorus tion. Poste K-do Sorensen mem aliĝis al IPE. Kompreneble ĉiu laboro por esp-o, kursoj ktp suferis en tiuj cirkonstancoj.

En ĉefkunveno, la 6. aprilo, « Unueco » i.a. elektis novan estraron kun SAT-anoj Simonsen k Laŭlund kiel prezidanto k kasisto. Espereble tio estas komenco de nova epoko por nia loka movado. — Meze de marto 4 lokaj SAT-anoj fondis SAT-rondon kun la nova, tre aktiva K-do Simonsen kiel peranto. La 20. aprilo ni propagandcele aranĝis esp. diskutadon pri la internaciaj organizoj. K-do H.P. Nielsen paroladis por SAT k K-do Sorensen por IPE. La diskuto estis sufiĉe akra ! Bedaŭrinde nur 20 aŭ 21 Gek-doj ĉeestis. Invititaj estis ankaŭ UEA-anoj, kiuj brilis per sia foresto. Hodiaŭ ni estas 7 SAT-anoj ĉi tie, k plej baldaŭ aliĝos ankoraŭ 2-3 K-doj. Niaj laborcirkonstancoj estas tiom malfacilaj, ke ni tre ĝojas pri ĉiu unuopa K-do, kiu aliĝas. Aldonu en la Jarlibro : Adreso de peranto por Odense : K-do S. Simonsen, St. Graabrödre str. 24.

(11 882.)

Jarkunveno de L.L.E. en Ĉeĥoslovakio²

Ĝi okazis la 1-an de aprilo en Laborista domo « Peklo » en Plzen. Ĉeestis 21 membroj, kiuj reprezentis la grupojn Aŝ, Plzen-Kulturo, Plzen-Peklo, Plzen-Ŝkodovak, Tluĉna k Nyrany. Estis elektata nova Komitato el Plzenaj K-doj, post akcepto de la raporto. Laŭ propono de l’Stonava grupo la kotizo por izoluloj nun egalas tiun de grupmembroj (4 kĉ). Duona kotizo por senlaboruloj, kiuj post peto fine eĉ povas tute liberiĝi de kotizpago. K-do Breŭer-Bratislavo faros dum la somero propagandparoladojn tra la regiono. La ĉeĥa eldono de « Lab. Esperantismo » estas sendita senpage al multaj adresoj. La kunveno malakceptis proponon, ke ĉiu ano de la Ligo iĝu aŭtomate SAT-ano (laŭ la holanda ekzemplo), por neniun devigi : La Gek-doj mem studu tiun aferon k decidu tute memstare. Ni deziras eviti fermentadon inter niaj membroj, ĉar ankoraŭ ne ĉiuj aprobus tiun ĉi decidon.

Laŭ « Bulteno de L.L.E. » (n-o 9).

¹ Ĝi aperos antaŭvideble en formo de broŝuro. ² Laborista Ligo Esperantista = L.E.A. [?]


Holanda karavano al Valencio

Por tiu ĉi karavano anoncis sin jam 80 Gek-doj. Tio superas eĉ la fantaziojn de Don Kiĥoto. Ŝajnas, ke en Holando neniu povas kontraŭstari la bonkorajn invitojn de niaj Valenciaj Gek-doj k ĉiu propraokule deziras vidi, ĉu iliaj vizaĝoj vere similas iliajn afablajn vortojn.

V.


Plena Vortaro de Esperanto

Fine ni dissendas kun tiu ĉi n-o de « S-ulo », prospekton pri la 2-a eldono de la Plena Vortaro. Ne necesas ĉi tie priskribi la valoron de tiu ĉi verko ; cetere la prospekto reliefigas sufiĉe ĝian utilon.

La prezo estas 60.— fr. fr. plus afranko. Al SAT-anoj ni vendos ĝin nete por 54.— fr. (afranko je nia ŝarĝo), sed nur al la membroj aktivaj, kiuj kotizis seninterrompe depost januaro 1933. Al la aktivaj novuloj nur, se ili kotizis jam por la tuta jaro 1934.

Ni avertas, ke ĉar la eldono estas finance tute aŭtonoma (ja SAT investis nenian kapitalon en ĝin), ni akceptos nur kontantajn pagojn ; tio signifas, ke ni rifuzos pagojn per debetigo de kreditora konto ĉe SAT.

Atentu ! la ekspedo ne komenciĝos antaŭ la 10-a de junio.


La 26-an de aprilo 1934 mortis post longa, kruela malsano, K-do

FERD. SEIDL (16.462), Vieno.

Kunfondinto de ISE, li forlasis SAT k estis redaktoro de « La Socialisto ». En antaŭaj jaroj li kunlaboris inteligente k fervore al « S-ulo ». Post la febr. okazaĵoj en Aŭstrio li senhezite re-aliĝis al SAT, konfesante, ke la « historio decidis kontraŭ ni » (t.e. ISE). La fatala sorto ne plu lasis al li tempon denove labori en niaj vicoj. Sinceran kondolencon al lia edzino !

— página 5 —

TRA LA ESPERANTA GAZETARO

Enigmaj «sendependiĝoj».

Deklari sian organon «sendependa», ŝajnas fariĝi laŭmoda ĉe la esperantistaj gazet-eldonantoj. La Jung-a «Heroldo» estis la unua, sed delonge ĝi ne plu estas la sola. Pli sincera ja tiurilate estas «La Pirato», kiu konsentas nur… relativan liberecon en siaj kolonoj! Sed jen la nova fakto: la sen ia dubo laborist-tendenca ĉinia gazeto «La Mondo», kiu aperas regule monate, nomiĝas subite «sendependa organo de esp. movado en Ĉinio». Ni tralegis ĉion, kio estas skribita esp-lingve en tiu ĉi unua «sendependa» n-o (januaro) — parto de la teksto ja estas ĉinlingva — sed ni ne povis eltrovi, en kio konsistas la ŝanĝo per la sendependiĝo. La tendenco de l’artikoloj restas la sama: favore al komunismo k kontraŭ imperiismo. Novaĵo estas la lingvoscienca aldono. El la ĉefartikolo de C. Ĉen ni volas citi la konkludon: «… Ĉinio longe dormis, sed kiam ĝi vekiĝos, tio estos kiel vekiĝo de leono. Ke nia (esp.) afero havas promesplenan prospekton en tiu vekiĝanta leono, estas ja ne kontraŭdiskuteble. Ĉinaj esp-istoj, batalante per esp-o por la sendependeco de sia nacio, plenumos grandan taskon k la plua evoluo de esp-o dependas de orientanoj, k donos novan forton al nia movado…»¹ Nenio nova do en Oriento: ĉe avangarduloj la NACIA liberigo estas formulo preferata al tiu de emancipo per klasa batalo (ekspluatatoj kontraŭ ekspluatantoj)!

La Suda Stelo, aperanta en Jugoslavio, sendependigis sin ankaŭ, nome, de ĉiuj «Ligoj». Praktike la afero aspektas tiel, ke ne plu aperas «Laborista paĝo» en tiu gazeto, kiel antaŭe. Ne tre domaĝas, fakte, ĉar tiu «Laborista» paĝo enhavis kelkfoje nenion alian ol represon de literaturaĵo (ekz. el «S. R.»); ĝi estis sekve sensignifa por la organizaj progresoj de la jugoslava lab. esp-istaro.

Herooj de l’Homaro.

En tiu revuo sen alia gvidlinio, ol prezenti esperantigitan literaturon, en tiu brasika ĝardeno, en kiu kreskas ĉiukoloraj, ĉiunuancaj k ĉiuspecaj brasikokapoj, salatoj k mikslegomoj, — kia estas «Literatura Mondo», aperis ankaŭ (en n-o de marto-aprilo) artikolo de Georgo Verda pri la savo al la membroj de l’ekspedicio de «Ĉeluskin». G. V. uzas la okazon por laŭdi la homan solidaron: «Pri tio ja temas: ke ĝuste nun, en tempo de cinika egoismo, kiam la ideo de homeco k solidareco refalis en foran antikvecon, kelko da bravuloj pruvis al ni, ke ni eraras, ke la homa animo tute ne falis ankoraŭ tiom malalten — ili fariĝis vivanta universitato (tiel! N.B.) de bela optimismo, k kiel longe ekzistos sur nia tero Kamanin-oj k Uŝakov-oj k Schmidt-oj, tiel longe ni firme alte-tenos la standardon de homeco, de solidareco k nobla idealismo!»

Tute konsentite: la sovetiaj herooj meritas ĉies laŭdon k admiron pro sia nobla faro. Sed per kiu mezurilo G. Verda juĝas la epokon, kiun li travivas, kiel speciale senaniman — kompare kun antaŭaj? Evidente, okazas ĉiutage tiom da friponaĵoj k malnoblaĵoj, ke la noblaj agoj ŝajnas esceptoj, sed — ĉu en pli fruaj epokoj ne estis simile?… Malpli da senpripensaj frazoj, sinjoroj ĵurnalistoj!

N. B.

La «Proleta Voĉo» en Hispanio.

Antaŭ ni kuŝas la duonjarkolekto de la organo de PUIL (Prolet-Esperantista Unio de Iber-Amerikaj Landoj) ampleksanta du numerojn po kvar paĝoj, kvankam laŭanonce ĝi aperu ĉiumonate. Tio estas tre bedaŭrinda fakto, ĉar la esperantista laborista movado estas pli granda ol supozigas la eta gazeto.

Prave pledas la «Proleta Voĉo» pri la aliĝemo de la proletoj al la neŭtralaj organizoj. Sed, ĉu la kaŭzo de tio ne devenas de la mallarĝa ideologia bazo k de la tro doktrinema enhavo de la gazeto, kiu estas laŭ nia scio la sola iberia esp-laborista? La du numeroj enhavas preskaŭ nur hispanlingvaĵojn, inter kiuj la artikolo «Nia idearo» okupas preskaŭ 4 paĝojn! Certe, la teoria fundamento de iu movado estu pristudota, sed ĉu la neceso de esperanto por nia batalo ne estas evidenta? Ĉu PUIL ne havus pli da sukceso, transformante la P.V. en propagandan gazeton, kiu instigu la prolet-esperantistojn al profunda studado de nia lingvo k donu regule stimulojn al la hezitemaj lernantoj? Kaj fine: La fajrero de l’ entuziasmo ekflamas nur, kiam ekzistas intima interligo kun internacia asocio. Sekve, hispanaj K-doj, la manon al SAT! H. P.

¹ Mi citas senŝanĝe la ne tre klare konstruitan frazon. — N. B.

Restu fidelaj!

Ni direktas tiun vokon speciale al kelkaj nederlandaj Gek-doj, kiuj dum longaj jaroj estis membroj de SAT, sed ne renovigis sian membrecon en tiu ĉi jaro. Kial? Kredeble ili forgesis la kotiz-pagon, pro tio ke ili kiel federacianoj ricevas jam regule la gazeton «S-ulo», k ili pensas eble, ke per tio ili restas membroj de nia Asocio. Sed tio lasta ne estas vera. La ricevo de nia gazeto per la kontrakto kun N.F.L.E. ne signifas, ke la abonantoj ankaŭ estas membroj de SAT! Por esti SAT-anoj, ili devas pagi sian specialan kotizon, kiu estas tre malalta¹ pro la fakto, ke al N.F.L.E. ili pagas la parton por la gazeto. Ankaŭ ne forgesu, ke alterne kun «S-ulo» (nome la 10-an de ĉiu monato) aperas «Sennacieca Revuo» (16-paĝa, ilustrita, kun sama formato kiel «S-ulo»); ni opinias, ke ĉiu K-do-membro, kiu ne estas senlabora, povus aboni ankaŭ al tiu ĉi Revuo, kiu estas vere riĉenhava je informoj k dokumentoj k krome prezentas grandan parton da literaturaĵoj.

Nederlandaj eks-membroj, re-aliĝu al SAT! Restu fidelaj!

Kelkaj juĝoj pri «S-ulo»

(El lastatempe ricevitaj skribaĵoj).

«… mi devas esprimi al vi mian plaĉon k kontenton pri «Sennaciulo».»

H. Brukenberger (9877), (Esp. instruanto) Zandamo.

«Mi treege ŝatas «S-ulo» k «Senn. Revuo». Mi neniel povas esti sen ili. Kresku la SAT-afero!»

R. Barta (8207), Denvero.

«Komence de oktobro 1933 mi aliĝis al SAT k abonis al «S-ulo» k la Revuo. Mi tre ĉagreniĝas, K-doj, ne povante renovigi la abonon, pro tio ke mi baldaŭ devos plenumi militservon. La noblaj celoj de nia Asocio k miaj novaj esperantistaj K-doj tutmondaj entuziasmigis min…»

18 799 (Francio).

«Mi gratulas vin: ambaŭ, «S-ulo» k «S. R.», estas bonege redaktataj, la legaĵo tre interesa. Daŭrigu la bonan laboron!»

Th. Aldworth (18 876), Bedvaso.

¹ 1,50 guld. jare; 4 gd. jare kun «S. R.».

EKSAMIKOJ

Kiam la Hitler-movado kaptis la potencon, estiĝis baldaŭ amikeca kontakto inter la brun-ĉemizuloj k la italaj faŝistoj. La unuaj vojaĝis al Italio k entuziasmaj italaj faŝistoj iris Germanion por ekkoni la benitan efikon de ambaŭ faŝismaj reĝimoj.

Tiuj tempoj jam pasis, k en «Der Deutsche» (La Germano), la organo de d-ro Lej, la ĉefo de la germana laborfronto k en «Lavoro fascista» (Faŝista Laboro) la «sinjoroj» nun mem skribas tion, kion la kontraŭfaŝistoj ĉiam asertadis. Laŭ la germana raportisto la italaj balotoj de la 25-a de marto (al la faŝista parlamento) ne estas aŭtentikaj, ĉar «nur iom pli ol 25 % el la itala loĝantaro posedas la elektorajton k oni devas pagi por tio imposton de 100 liroj. Tiel la mizeruloj ne povas partopreni en la balotoj, io, kio en Germanio ne ekzistas».

Kion respondis la «Lavoro fascista»?

«Kio rilatas al la antagonismo inter kapitalo k laboro, ni volonte konfesas, ke Germanio jam pli progresis ol Italio, ĉar efektive la naci-socialismo likvidis ĉiun kontraston inter kapitalo k laboro tre simple k travideble: Ĝi ligis la laboristojn ĉe manoj k piedoj k transdonis ilin tiel al la kapitalistoj.»

(Laŭ «De Fakkel»)

Postrikolte

La principo pri gvidanteco.

En februaro parolis d-ro Lej pri la esenco de la nacisocialisma principo pri gvidanteco k priskribis ĝin jene: «Adolf Hitler diris iam: Mi sentas min kiel patro en ĝardeno kun siaj infanoj. Mi lasas ilin ludi k fari, kion ili volas, k mi nur atentas. Jen mi de unu forprenas tranĉilon, jen de alia alumetojn, jen de alia tion k tion.» Tiuj ĉi esprimoj kompreneble ne povas esti interpretataj laŭvorte, ĉar ĵus la faŝistaj gvardioj ricevis 2 ½ milionojn da ponardoj k ministro Göring treege ŝatas alumetojn, tion montras la sperto. Sed d-ro Lej priskribis dum la sama parolado la praktikan efikon de la principo pri gvidanteco: Se la nacisocialistoj postulas plenumon de malnovaj promesoj aŭ eĉ la plenumon de la programo, tiam venas la «gvidanto» k diras: «Haltu, nun mi devas forpreni tiun instrumenton de la infanetoj! Nun ni komencos ion alian!» Kaj la «infanetoj» aplaŭdis.

La sovetiaj fervojoj en la jaro 1933.

En la jaro 1933 la nombro de la veturiloj ĉe la sovetiaj fervojoj pliiĝis je 936 lokomotivoj, 17.500 ŝarĝaj k

— página 6 —

1.350 personaj vagonoj. Elektrigitaj estis 524 km da fervojoj, elektrigajn laborojn oni komencis ĉe 928 km. La plenumkapablo de la fervojoj ne plialtiĝis, dum la plenumkapablo de la industrio plialtiĝis je 9 %. La plano, konstrui 1.749 km da novaj fervojoj, estis plenumita nur je 64 %.

Laŭ ITF-gazetservo.

Mi ne povas kompreni

Prenante en la manon nian adresaron de SAT, mi miras pro la diferenco en la membronombro inter kelkaj urboj. Kiam mi ekzemple citas la urbojn Roterdamo aŭ Amsterdamo (la loĝantaro estas nur po 500.000) k mi komparas kun ili kelkajn urbegojn, tiam treege ekfrapas la proporcie malgranda nombro da SAT-anoj en ĉi lastaj. Mi estas scivola pri la kaŭzo; mi demandas, ĉu esp-o tie ne estas tiel disvastigata kiel en aliaj landoj? Ĉu oni tie ne ŝatas SAT? aŭ eble oni ne sufiĉe forte propagandas?

Eble vi rediros, ke en Nederlando la L.E.A. treege favoras al SAT, sed tiam mi demandas: Ĉu en aliaj landoj oni ne favoras al SAT? Ankaŭ tie oni povas subteni SAT kiele ajn. K-doj tutmondaj, vi devas kompreni, ke esp-o ne valoras en nia propra lingva regiono; esp-o povas vivi nur internacie. Vi devas kompreni, ke la L.E.A. estas nur la koridoro al la SAT-movado.

K-doj, ni ĉiuj sentas, ke nova mondmilito estas eksplodonta. Ĉu ĝi trovos nin pretaj? Nu, ĝis kiam ni ne estos konvinkitaj pri nia preto, ni ne rajtas ripozi; ni prenu la ekzemplon de tiuj, kiuj preparas la hombuĉadon: ili filaboras[?] dum la tuta tago. Responde ni fortigu nian interligilon dum la tuta tago. Membrigu k membriĝu al SAT!

H. Oosthoek (18 127).

Diskutejo

Pri I.G.E.L. (Internacia Grafika Esp. Ligo.)

Certe estus preferinde starigi en SAT sekcion de grafikistoj. Sed kolegoj en faŝistaj landoj ne povus sin anonci kiel anoj de iu organizo apartenanta al SAT. Ankoraŭ restas la eblo al ĉiuj interrilati k unuiĝi laŭmetie.

Ni, kiuj ankoraŭ havas la liberon, restu fidelaj subtenantoj al SAT, — sed, samtempe, se ni povas iamaniere unuigi iun lab. grupon mondskale — estas nia solena devo tion fari: Ni laboru SAT-anece en ĉiuj kampoj — k eble SAT ricevos la rikolton.

W. V. (17 040).

[REKLAMO p.6] Laborista Esperanta Grupo, Ĝenevo (Svisio), 6, rue des Terreaux-du-Temple, organizos komence de junio, leter-vesperon. Skribu leterojn multnombre. Dankon.

Recenzejo

UNIVERSALA ESP. ASOCIO, HISTORIA SKIZO, 1908-1933. — Form. 11×15 ½. 110 p. Prezo: 1.50 sv. fk. Ĉe UEA, 1, Tour de l’Ile, Genève.

Jen resumo interesa k leginda pri la historio de UEA, kun ilustroj k dokumentoj; aldonita estas traktaĵo pri la interna funkciado de UEA k traktaĵo de Hodler: «Kiel nin organizi?».

UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO, RAPORTO 1932 K RAPORTO PRI LA KONGRESO EN KOLONJO, 1933. Form. 12×16. 43 p. Nevendebla.

CURSO COMPLETO DE ESPERANTO. Eldonas: Portugala Instituto de Esperanto, Rua Jardim do Regedor, 5, 4º, Lisbono. 2. kajero. Prezo: 2,50 esk.

Jen do la 2-a kajero de tiu lernolibro publikigata iom post iom de niaj portugalaj amikoj. La kajeroj havas la formaton de «La Lernanto», sekve tute taŭgas por la celo. En tiu ĉi kajero finiĝas la enkonduko per rekomendo, kiel studi, k estas komencata la klarigo de la gramatikaj reguloj. Ni trovis kun plezuro sur la kovrilo rekomendon de nia Valencia Kongreso. Ni rekomendas la havigon de la verko al ĉiuj portugallingvanoj.

SLOVENIO (Drava Banusejo). Riĉe ilustrita prospekto kun esp. tekstoj pri tiu ĉi pejzaĝe belega regiono de Jugoslavio. Oficiala eldono de la grava fremdultrafika societo en Ljubljana «Putnik» (adr. Tyrševa č. 1, Ljubljana, Jugoslavio.).

Ekster nia Movado

La aŭstria ministro por komerco k trafiko, Stockinger, cetere komandanto de unu el la famaĉaj kristanaj armitaj bandoj, kiuj en sango dronigis la laboristan movadon de Aŭstrio (kia rekomendo!) parolis la 11. aprilo per la Viena radiostacio pri esp-o k la internacia konferenco por instruado k praktikado de esp-o, kiu okazas en tiuj ĉi tagoj en Vieno. Li parolis parte en esp-o.

Pacamikoj eldonis okaze de la 18. majo, la «Tago de Bonvolo», gazet-n-on «La Junularo k la Mondpaco», interalie ankaŭ en esperanto. Ĝia devizo estas «Se la infanoj de la tuta tero volas doni al si la manon, la mondo mirinde rapide ĝuos belegan pacon». (Prezo de la gazeto: 1 ekz.: 10 svis. cent.; 25 ekz. k pli: 1.50 sv. fk. + 10 % sendkostoj, antaŭpage ĉe s-ino Romeyn, 2, Nassau Zuylensteinstr., Hago, Nederl.).

La Levanta Foiro, okazanta en Tel-Aviv (Palestino) de 26.4.-26.5.. uzas esp-on, imitante aliajn famajn foirojn. Dum la foiro okazos ankaŭ la Unua proksim-orienta esp. kongreso, en la foira konstruo mem.

Aperis listo pri danaj migrulhejmoj kun ŝlosilo ankaŭ en esp-o.

Aperis denove esp. lingva turisma prospekto, lukse presita, pri Aŭstrio, eldonita de la ministerio por komerco k trafiko.

Memornoto

REPRESIS EL «SENN. REVUO»: Le Prolétaire, Liége, 1.4., 21.4 (sennac. kanonfabrikantoj, let. el Germ. k Aŭstrio).

PRIESPER. ARTIK. K NOTOJN ENHAVIS: Signalen, Stokh., 5., 12., 19., 26.4., 3.5.; Arbetaren, Stokh., 11., 26.4.; De Fakkel, Amsterd., 10., 17.4.; Le Prolétaire, Liége, 1.4. (rekomendas SAT!); Le Peuple, Bruselo, 18.4., 19.4.; Tram Belge, Brus., 15.4.; La Patrie humaine, Paris, 20.4. (rezolucio de la FEO-Kongreso); La Vanguardia, Buenos-Ajres, 7.4. (komunikoj de la Soc. Frakcio).

REPRESIS EL «LA LERN.»: Le Prolétaire, Liége, 5.5. (morto de K. Vališ). en esp-o.

PRI LA SAT-KONGRESO RAPORTIS: L’Espérantiste sisteronnais, n-o 39; Nia Bulteno, Los Angeles, n-o 10

¹ Vd. ankaŭ la antaŭan n-on.

RADIO-PROGRAMO

26.V.: Tour Eiffel, 1.389 m. (15.45-16.00 h.), turismo, same: 2.VI; Brno, 325 m. (17.15-17.25), parolado, same: 2.VI. Zagreb, 276 m. (18.30-18.45), parolado. Minsk, 1.442 m. (22.05-22.20), labor. vivo, same: 28., 30.V.

27.V.: Marseille-Provence, 400 m. (9.45-10.00). Leningrad, 1.224 m. (22.45-23.15), kolĥozoj; same; 30.V., 3.VI., 1.224 m.

3.VI.: Leningrado (19.30-19.55), esp. literaturo.

AVERTO!

K-do Bosma (18 771), Heerenveen, plendas pri J. Kopecky en Prešov, Šturovastr. 4, Ĉeĥoslovakio, kiu metis kor. anoncon en «La Nova Epoko» de 2.6.32, poste akceptis kor-adon k interŝ. de PM kun li, k subite rompis la rilatojn, ne respondante al pluraj skribaĵoj, eĉ rekomenditaj senditaj. La koncernulo ŝuldas al K-do Bosma por 119.— fr. fr.

Korespondado

AŬSTRIO:

K-do Otto Wamser, Wien XVI, Lorenz Mandlg. 51-53, V. Stiege 11/16, dez. kor. kun Gek-doj ĉl. per vidaĵkartoj.

DANIO:

Ge-anoj de nia klubo dez. kor. kun Ge-kdoj ĉl pĉt. Resp. gar. Skribu al: Lab. Esp. Sekcio, Hotel «La Espero», Rysgade 23, Aarhus.

FRANCIO:

K-do Marcel Noverraz, 34, rue de Maistre, Paris XVIII, dez. kor. kĉl., PK., L., ktp., pri ĉiuj temoj.

20-jaro K-do dez. kor. kun Gek-doj ĉl. Nepre resp. Skribu al: Guillou Sylvestre, Ecole Normale d’Instituteurs, Saint-Brieux (C.d.N.)

HISPANIO:

Kdo Pedro Miravete, Casa Fabra 15, Llivia Gerona, dez. kor. kun Gek-doj el ĉl.

Grupo de junuloj-esperantistoj dez. kor. kun la tuta K-daro de la terglobo. Adr.: S-ro Juli Jampisto, str. Arago 379, Barcelona.

NEDERLANDO:

Dez. koresp. 14 Gek-doj (7-monataj gelernantoj el kurso de K-do H. Brukenberger), L., PI., kĉl. Adr.: K-do H. Brukenberger, Blokje 7, Zaandam.

PORTUGALIO:

50 gelernantoj dez. kor. kun ĉl. Gek-doj pĉt. Certa respondo. Adreso: «Esperanta kurso», Universidade Popular Portuguêsa, R. Luis Derouet. C.P.P., Lisboa.

SVEDIO:

Du svedaj lab. esperantistoj dez. interŝ. bildkartojn kun gejunuloj en la tuta mondo. Resp. sendu al: K-do Karl Svensson, Andrégatan 13, Malmö, aŭ K-do Hilding Hakansson, Norra Langgatan 7, Malmö.

Por la letervesperoj de Sekcio II. Ni deziras monate komunan daŭran kor.-adon kun lab. grupoj tutmonde. Por ŝpari afrankon, oni sendu la gruplet. en unu koverto al la Sekr.: K-do A. v. Staveren, Oostvornschestr. 11 b, Rotterdam (Zuid). Nederlando.

GERMANIANOJ, ATENTU!

La poŝtĉekkonto je la nomo de SAT-Paris en Leipzig estas likvidita de la germana polico. Uzu de nun la pagmanieron per poŝta mandato.

N.º 418, 25 de junio de 1934

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

10-a JARO, N-o 418 — MONATA ESPERANTO-GAZETO — 25. JUNIO 1934

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO, ADMINISTREJO K SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO : 67, avenue Gambetta, Paris 20e Poŝtĉekaj kontoj je nomo de SAT-Paris : Bruxelles n-o 350 189, S’Gravenhage n-o 211 533, Kopenhago n-o 4 986, Paris n-o 1234 22, Stokholmo n-o 74 153, Wien n-o D-109 068, Zagreb n-o 41 448, Zürich n-o VIII-200 49. Alilande oni pagu per poŝtmandato je nomo de SAT, bonvalutaj devizoj en rekom. letero aŭ bankĉeko je nomo de « L. Bannier ».

RAPORTARO DE LA PLENUM-KOMITATO DE SAT POR LA JAROJ 1933-1934

(Septembro 1933 – Junio 1934)

Konforme al la statuta regulo aperas en tiu ĉi n-o kun sekvo en la julia n-o, la diversaj raportoj de la instancoj de SAT por la kuranta jaro. Ilin pridiskuti k doni aproban aŭ malaproban juĝon estas la tasko de la Kongreso. Ĉiuj membroj bonvolu atente pristudi ĉi tiujn dokumentojn.

A. Ĝenerala Raporto

Ĉar la Stokholma Kongreso (en aŭgusto 1933) akceptis unuanime la sole prezentitan kandidatecon por nova Plenum-Komitato : Parizo, k pro manko de aliaj kandidatoj referendumo estis malnecesa, okazis la 5-an de septembro 1933 la laŭstatuta elekto de la nova P. K. ĉe la Pariza SAT-Rondo. La ses K-doj, kiuj eniris la P.K.-on, estas nomitaj en la Jarlibro. Ĉar K-do Devaren ne plu povis partopreni la movadon, li estis anstataŭata (en aprilo 1934) per K-do Glodo. K-do H. P. estis elektita prezidanto.

La kunsidoj de la Komitato okazis tre regule, ĉiu-dusemajne, k ĉiuj kurantaj aferoj estis prizorgataj k pritraktataj.

TASKOJ. — La taskoj de la nova P. K. estis multflankaj k de konsiderinda gravo. Temis antaŭ ĉio haltigi la regreson de la Asocio, produktiĝintan sekve de la skismo, ordigi la administracion subite transprenitan el Lajpcigo al Parizo k starigi financan programon sanan k neskueblan. Sed kun tio estis ligitaj multaj aliaj taskoj, tiel ke, iom detaligite, prezentiĝas la fasko el taskoj por la kuranta periodo jene : a) Reguligo de l’administracio, de l’financa fako ; b) reguligo de l’libro-eldonado ; c) likvido de l’malkonfido reganta en iuj laborist-esperantistaj rondoj kontraŭ SAT, pro la misfamigado fare de senskrupulaj opoziciuloj k tiucela sistema propagando ; ĉ) regula aperigo de la periodaĵoj (inkluzive Jarlibro) ; d) plifirmigo de la kontakto kun amikaj L.E.A.-oj ; e) preparo de Kongreso ; f) servoj al la ĝenerala laborista movado.

Ni resume prezentu, kio estas farita de ni.

ADMINISTRACIO. — El la provizora transpreno de l’administracio al Parizo fariĝis definitiva. La ĝenerala sekretario daŭre klopodis por koncentrigi loke ĉion, kio rilatas la administran fakon, inkluzive la libraron. La libraro estis dise lokita en diversaj tenejoj¹. Ekde majo 1934 estas luita tenejo, kie estas kunigita la tuta librostoko k de kie okazas la varekspedo. K-do P. ekde majo laboras tie duonsemajne ; la dungo de tiu laborforto estis necesiĝinta per la apero de la « Plena Vortaro » k de la ADLEL-libroj. Fakte K-do Banmer antaŭe faris sola la libro-ekspedlaborojn. El sia « libera tempo » Banmer fordonis al SAT meze 36 horojn ĉiusemajne, — k krome multajn horojn netakseblajn, per la korespondado dum sia profesia tempo (ĝis apero de pluraj gravaj eldonaĵoj malebligis plenumon de la laboro en tiaj kondiĉoj). Sed K-do Banmer ne estis malŝarĝita pro tio, ĉar restas al li ne nur librotena laboro, ĉiam tre komplika pro tio, ke la kotizo estas pagebla per 4 fojoj, sed plie la malfermo k ordigo de la alvenantaj poŝtaĵoj por ĉiuj fakoj, korespondado pri propagando k la kontrolo super ĉiuj administraj k financaj aferoj. La membrosliparon k la preparon de l’gazet-ekspedo (skribado de l’adresiloj por la abonantoj, skribado de l’membrokartoj, ktp) prizorgas K-do N. B., kiu samtempe redaktas la gazetojn, finpretigas la manuskriptojn por la ADLEL-serio, k korektas la presprovaĵojn de ĉiuj eldonoj.

La ekvilibrigo de la financoj estas ĉi-jare zorge antaŭvidita per starigo de preciza buĝeto, precipe por la gazetaro, kiu ĉiam havis deficitan buĝeton pro la nesufiĉe granda eldonkvanto. Ĉi-jare ni preskaŭ atingis ekvilibron en la en- k elspezoj de niaj gazetoj, malgraŭ ke la abonantaro al « Senn. Revuo » malpli-grandiĝis (ĉefe pro manko de l’germanianoj) ! Sed kontraŭpeze, pro perdo de parto de la merkato la librovendado estis malpli kontentiga ol en antaŭaj jaroj ; k estis tiu librovendado, kiu servis pli frue por ŝtopi la breĉojn en la gazetara buĝeto.

¹ Ne kalkulante la varojn ekspeditajn en j. 1933 el Lajpcigo al Stokholmo.

Sed la perspektivoj estas pli favoraj dank’al apero de la dua eldono de la « Plena Vortaro », kies profito, kvankam ne povonte helpi al niaj aktualaj entreprenoj, devas unike servi, por likvidi iom post iom la gravajn ŝuldojn, kiujn la Asocio havas de jaroj jam al presistoj k diversaj privatuloj.

Resume oni do povas diri, ke grava antaŭenpaŝo estas farita rilate la plenan financan resanigon de la Asocio. Almenaŭ ni estas multe pli optimistaj ol antaŭ 1 jaro ; hodiaŭ ni konfesas, ke tiam ni ne tre esperis povi daŭrigi tiel longtempe, k nia propra aŭdaco tiama mirigas nin mem hodiaŭ !

Sed ĉi tie jam estu dirite, ĉar rilatas tiel la gazetojn, kiel la librojn, ke se relative favore evoluis nia afero en kelkaj landoj (Nederlando, Svedio, Francio), aliloke nia disvolveblo pli k pli malgrandiĝis (en la multnombraj terorlandoj k precipe en Germanio, kie ni havis multajn centojn da membro-abonantoj.) Kaj eĉ en la unue nomitaj landoj la krizo grave malhelpis nin je ĉiu paŝo.

Nur se oni konsideras ĉion tion, oni povas ĝuste taksi la grandajn k sukcesajn klopodojn faritajn de la P. K. por ekvilibrigi la financojn de la Asocio. Neniaj moralaj sukcesoj ja estas atingeblaj sen sana materia fundamento.

LIBRO-ELDONADO. — Ni findecidis k komencis efektivigi tion, pri kio

— página 2 —

50 — SENNACIULO

jam la antaŭa Direkcio estis principe akceptinta la planon. Ni starigis A.D.L.E.L. (Asocio por Disvastigo de Laborist-tendenca Esperanto-Literaturo) en kunlaboro k interkonsento kun la Literatura Sekcio. Tuj post starigo de la programo por la unua jaro ni eldonis prospekton k vaste diskonigis la entreprenon en laboristaj medioj, uzante la afablan helpon de la amikaj LEA-gazetoj. Ni malakceptis la tro multekostan propagandon en neŭtralaj esperantistaj gazetoj, el kiu ne estus atendebla, laŭ nia opinio, grava rezulto. Pri teknikaj eraroj, en la baza kalkulo, parolos la ĝenerala sekretario en sia aparta raporto. « Ŝvejk » k « Jimmie Higgins » jam aperis el la ADLEL-serio. Kritikoj estas bonvenaj, kompreneble, tiel rilate la tutan programon, kiel rilate la unuopajn librojn.

Pri la unua libro, « Ŝvejk », ni jam ricevis plurajn kritikojn, inter ili du tre malfavorajn, unu de sveda abonanto, al kiu plaĉas nek la enhavo nek la lingvo de la libro, la alia de K-do Degenkamp, lingva kunlaboranto al « Laborista Esperantisto », kiu akre kritikas stilon k lingvon. Al tio kontraŭstaras favoraj kritikoj de recenzistoj, i.a. de la konata esp. gramatikisto A. Stamatiadis (en « Lingvo Internacia »).

Se ekster A.D.L.E.L. aperis ankoraŭ aliaj libroj ĉi-jare ĉe SAT, nome: « Komentoj al la Komunista Manifesto », traduko el la angla de T. Veder (56 paĝoj), « Skizo de Filozofio pri Homa Digno », traduko el la franca de E. Lanti (148 paĝoj), la 6-a eldono de « Petro », k precipe la dua eldono de « Plena Vortaro », tio okazis ne per la monrimedoj propraj de SAT, sed ĉu per pruntedono de malavaraj K-doj, ĉu per antaŭmendoj grandskalaj efektivigitaj de LEA-oj.

Resume, k kompare, la libro-eldonado estis multe pli vigla k pli fekunda ol en la antaŭaj jaroj. Oni tamen ne falu en la eraron, tiri el tio tro optimismajn konkludojn. La disvendo-sfero estas ja tro limigita nuntempe, k sekve… la malrapido de l’disvendado estas evolua barilo.

[REKLAMO p.2] Legu en la junia kajero de SENNACIECA REVUO interalie : raportojn el Japanio, Danio, Polio, Hispanio, k.a. landoj, la riĉan k bele ilustritan literaturan parton. — Scienco. — Sub la Sagoj de l’Kritiko, ktp. 16 paĝoj. La unuopa kajero kostas : 2.25 fr. fr. Jarabono sur la bazo de 25.— fr. fr. (favortarifo por SAT-anoj). SAT, 67, avenue Gambetta, 67 PARIS 20.

VARBADO. — Ni nomis « likvido de malkonfido » la taskon plenumendan de la nova P. K. Efektive, sfero de malkonfido regis multloke (k regas bedaŭrinde ankoraŭ nun en iuj lokoj) kiel sekvo de la akraj interpuŝiĝoj, kiuj akompanis la disiĝon de la laborista esp. movado en la jaroj 1930-31. Ni starigis al ni decide kiel taskon cikatrigi la vundojn k revenigi al nia Asocio la naŭzitojn k indiferentiĝintojn, k la iamajn protendencajn kontraŭulojn. La fruntaj artikoloj en « S-ulo » ofte spegulis tiun nian tendencon ; polemikoj, se iel eviteblaj, ne plu aperis en la kolonoj de niaj organoj. Kaj se montriĝis malsamopinieco pri principaj demandoj, oni ja ne disputis kun partipolitikaj celoj. Kritikoj pri okazintaĵoj k pri personoj implikitaj en ili estis publikigataj k laŭŝajne bonkomprenataj de ĉiuj legantoj, ĉar ili ne estigis kontraŭdirojn.

Ĝis kia proporcio ni sukcesis revarbi eksiĝintojn, estas malfacile prikalkuleble, (tiom pli, ke la Lajpciga administrinto detruis la sliparon de eksmembroj), k pli malfacile ankoraŭ estas difini, ĝis kia grado tiu reveno de K-doj estas kaŭzita per idea evoluo aŭ per lokaj cirkonstancoj.

Sed nia varblaboro ankaŭ grave etendiĝis al novuloj, al LEA-anoj, eĉ al kursanoj. Tute sisteme en ĉi tiu jaro ni prilaboris la lab. esperantistojn, sendante grandkvante specimenojn de niaj revuoj, katalogojn, aliĝilojn k kun tio apartan hektografitan leteron. Adresojn havigis al ni multaj Perantoj ; ni aparte menciu la komplezemon de K-do Erikson (Stokholmo), kiu havigis al ni tute pretigitajn por adresumado adresojn de grupoj k izoluloj en Svedio. Same ni devas mencii la modelan laboron tiurilatan de K-do Ege en Losangeleso, kiu komprenis mirinde progresigi nian movadon en la por esperanta laboro tiom malfacile kulturebla grundo de Usono.

Kvankam la rezulto el tiu varbado ne estas grandioza, ĝi montras, ke niaj elspezoj je energio k mono en tiu direkto ne estis vanaj. Kaj ni intencas daŭrigi tiele labori. Eĉ ni preparas planon, per kies realigo ni konos la adresojn de ĉiuj finlernintoj ĉe la lab. kursoj. Ĉiu kursano ricevos el Parizo trafan varbmaterialon (« S-ulo », S. R., katalogo, aliĝilo, Vortar-prospekto) k specialan leteron. Fine ni diru, ke per 32.000 Vortar-prospektoj, dissenditaj per la plej gravaj neŭtralaj esperanto-gazetoj, la tuta aktiva esp-istaro estas informita pri SAT.

PERIODAĴOJ. — Laŭ la antaŭfiksita Tarifo, kiu cetere diferencis nur malmulte de la antaŭjara (modifo okazis nur pro la valutofalo en diversaj landoj) ni povis liveri al la legantoj tute regule la periodaĵojn : la tri gazetojn k ankaŭ la Jarlibron. Ni konsideras tion kiel sukceson, post kiam ni havis en la antaŭa jaro dum pluraj monatoj malagrablaĵojn pro prokrasta livero de la presaĵoj, sekve de la subita transpreno de la eldonado al Francio k likvido de niaj mendoj en Hitlerio.

Ne parolante ĉi tie pri la financa flanko — ja la oferemo de unu P. K.-ano, kiu pretis investi sian propran kapitalon ĉiufoje, kiam necesis, garantiis ĉebaze la tutan « aparaton » de SAT — ni dankas tiun regulecon, krom al la regula laboro de la redaktoro, al la plenumkapablo de la nuna presisto, kiu estas teknike bone ekipita k mem zorgas pri la ekspedo de l’revuoj laŭ la de ni sendataj adresiloj k instrukcioj.

Ĉi-okaze ni devas diri, ke tuj post nia enoficiĝo ni devis trakti deziresprimon akceptitan de la Stokholma kongreso rilate « neindecon presigi niajn organojn ĉe la nuna presisto ». Ni tuj esploris la aferon k aperigis kelkajn notojn en « S-ulo » ; sed mankis ankoraŭ la definitiva pruvilo pri la indeco de tiu presejo de laborista vidpunkto (pago laŭ sindikata tarifo al la laboristoj). Pri ĝi ni insistis ĉe la presisto, ĝis fine li havigis ĝin al si : la tielnomata « label » marko (kiun rajtas en Francio presigi nur presistoj, kiuj laborigas sindikatanojn k pagas laŭ sindikata tarifo) aperas ekde februaro sur ĉiuj SAT-eldonaĵoj presataj en Anemaso.

Ankaŭ la Jarlibro povis akurate aperi en januaro ; malgraŭ ĝia malgranda amplekso ĝia serva karaktero estas evidenta, k ni plezure konstatas, ke ni ricevis neniajn plendojn pri ĝi.

Ĉion ceteran direndan pri la gazetoj oni trovos en la redakcia raporto.

RILATOJ KUN L.E.A.-OJ. — Ni ĉiam klopodis teni bonan kontakton kun tiuj L.E.A.-oj, kiuj konsideras serioza la Gotenburgan Konvencion, k, se eble, plifirmigi ĝin. En nia oficiala organo ni tute regule disponigis la bezonatan spacon al la L.E.A.-oj por jarraportoj kc (sub la rubriko « Ĉe la Laboristaj Esperanto-Asocioj »). Ni ankaŭ koresponde interrilatis kun ili pri ĉiuj gravaj (el tutmonda vidpunkto) aferoj. Niaflanke ni spertis tre komplezan helpon, precipe de la Nederlanda, Sveda k Franca L.E.A.-oj, en la varbado (aldono de niaj katalogoj al la LEA-organoj), en la antaŭmendo, rekla-

— página 3 —

SENNACIULO — 51

mado k disvastigo de niaj libroj, en la reklamo por nia Kongreso, ktp, kc.

Laŭ peto de la Nederlanda LEA-estraro estis starigita esplor-komisiono el SAT-anoj en Amsterdamo pri la ĉefa landa peranto de SAT en Nederlando, K-do Minke ; la konflikto finiĝis per eksigo de K-do Minke el la posteno de landa SAT-peranto.

Ni permesis al la Ned. LEA escepton de la Konvencio por eldono de la parolado de K-do Lanti ĉe NFLE-kongreso pri « Absolutismo »¹.

La LEA-kongresojn salutis ĉu persona reprezentanto de SAT, ĉu oficiala skribaĵo. La Sveda LEA abonis regule 2.500 ekzemplerojn de « La Lernanto » ; la Nederlanda LEA por sia membraro de 2.300-3.000 ekzemplerojn de « S-ulo ».

La LEA-oj ankaŭ elektis siajn reprezentantojn en la Ĝenerala Konsilantaro-n. Laŭ la nova Statuto tiel la amikaj LEA-oj pli intime ankoraŭ partoprenos en la direktado de la tutmonda movado, per siaj konsiloj k sugestoj. Pri la Ĝenerala Konsilantaro ni diru ĉi-loke, ke en la 9 monatoj de nia mandatiĝo ni ne jam sukcesis regule funkciigi tiun organon de la Asocio. Tamen per korespondado ni atingis, ke kelkaj K-doj en diversaj horzonoj akceptis kandidatecon. Ni volas esperi, ke en la venonta raporto ni povos skribi pri tute normala funkciado de tiu organo.

KONGRESO. — Stariĝis iam la demando pri la neceso de ĉiujara Kongreso k ankaŭ la timo pri malsukceso de kongresoj, kiuj ne okazas en centre situitaj lokoj. Nu, ĝuste la aktiveco, kun kiu diversaj K-doj, ne nur en la organiza loko aŭ regiono, sed en plej diversaj landoj klopodas pri la sukceso de la ĉi-jara Kongreso, pruvas plej bone, ke ĉiujara kongreso havas sian specialan signifon por nia movado. Almenaŭ ni konstatas, ke pli bone ol en aliaj kampoj ĉi tie la persona iniciatemo sin manifestas, ĉe starigo de karavanoj, allogo de gastoj, ktp. La Kongreso estas kvazaŭ iu difinita celo, kiun fiksas al si por la libertempo ne nur malnovaj esperantistoj, sed eĉ lernantoj ; k por ĉi lastaj ĝi signifas stimulilon, vigligilon por pli fervora studado. La deziro doni sencon al nia movado per praktika apliko de la lingvo trovas ja en la kongresoj sian plej konkretan esprimon. La ĉeesto de multnombraj gastoj, tre ofte post la kongreso aliĝantaj al SAT, ankaŭ estas atentinda. Same la partopreno per aliĝo de laboristaj organizoj.

¹ Cetere la broŝuro estas havebla ankaŭ ĉe SAT. Prezo : 1 fr. fr.

Ni rilatis regule per korespondado kun la ĉi-jara Kongresa Komitato en Valencio k apogis morale ĝian organizan agadon ; ni disponigis larĝe la kolonojn de « S-ulo » al la organizantoj, por komunikoj k propagandaj artikoloj.

SERVOJ. — Post la malvenka batalo de l’aŭstriaj K-doj ni decidis provi organizi helpagadon por la viktimoj de la faŝismo en Aŭstrio ; ni aperigis tiucele alvokon en la marta n-o de « S-ulo », kiu ĉefe celis direkti la atenton al la portempa adopto de infanoj de viktimoj en eksterlando. Tute aparte de la signifo de tiu ago de internacia solidaro, ni celis per tio montri al la mondo, ke la SAT-anoj ne vivas ekziston izolitan de la cetera mondlaboristaro, sed ke ili estas ero en la ĉeno de organizoj, kiuj klasbatalas sur la terglobo por la liberigo de l’proletaro.

Kiel alian servon notindan ni devas mencii la leterojn de germanaj K-doj, kiuj konfirmas la utilon, kiun ili tiras el la ricevo de niaj gazetoj (la nombro de tiaj ricevantoj bedaŭrinde treege malaltiĝis), k kiuj bonuzas ties enhavon en unuopaj kazoj.

(Daŭrigota.)

Pri la influo de Esperanto en Nacilingvoj¹

Ĉu en nia tempo esperanto jam havas ian influon sur la « vivantajn » lingvojn ?

Kiel tia influo estas rimarkebla ?

Jen demandoj, kiujn mi dezirus fari al esperantistoj de diversaj landoj. Kvankam unuavide tiuj demandoj povus ŝajni naiva kiĥotaĵo, mi mem kuraĝas tuj respondi : Jes.

Jen ekzemplo. En Brazilio oni konservadis tre obstine dum jarcentoj la etimologian ortografion, kiu uzis literojn nenecesajn kiel w k y, mutajn literojn, duoblajn konsonantojn, el kiuj nur unu sonis, k.s.

La eminenta brazila akademiano Medejros e Albukerke lernis esperanton antaŭ 30 jaroj. La absolutaj simplo, fonetikeco k reguleco de la esperanta skribmaniero vekis en li abomenan malŝaton al la nenecesaj komplikaĵoj de la nacia ortografio. Li elpensis mem specialan fonetikan ortografion k ekuzis ĝin. Senĉese li aperigis artikolojn kontraŭ la nacia ortografio k ĝin komparis kun la esperanta. Iam li prezentis al la Brazila Literatura Akademio jenan proponon :

Li instruus la esperantan skribmanieron dum duonhoro al 10 homoj neniam antaŭe aŭdintaj pri esperanto, k poste li diktus 50 esperantajn vortojn al tiuj dek homoj. Samtempe la Akademio elektus dek el siaj plej eminentaj verkistoj k S-ro Medejros e Albukerke diktus al tiuj dek akademianoj 50 vortojn en la nacia lingvo. Se tiuj kleruloj, kiuj lernas la nacian lingvon de multaj dekjaroj, skribus tiel korekte kiel la 10 aliaj, lernintaj nur dum duonhoro, neniam plu S-ro Medejros kontraŭbatalus la tradician ortografion de la portugala lingvo.

¹ Komparu ankaŭ kun la artikolo, aperinta sub sama titolo de la sama aŭtoro en la n-o 413.

La glora Akademio ne akceptis la proponon.

La fama verkisto daŭrigis sian viglan bataladon, k fine li venkis.

Per dekreto n-o 20.108, de l’ 15-a de junio 1931, la skribmaniero en Brazilio k Portugalio estas oficiale simpligita, k de tiam la portugallingvaj popoloj havas laŭleĝe devigan ortografion multe pli similan al esperanto ol la malnova. Ĝi estas duonfonetika, regula, facile lernebla.

Eble oni mokos min, se mi kuraĝos diri, ke tiun grandan paŝon ni ŝuldas al esperanto, sed neniu rajtas nei la tridekjaran, publikan bataladon de l’eminenta esp-isto, al kiu esperanto ŝuldas la laŭleĝan deklaron « klara lingvo por telegrafa uzado », el la jaro 1906.

Ismael Gomes Braga.

La eldonkvanto de ĉi tiu n-o estas 4.600 ekzempleroj.

[REKLAMO p.3] « … ne ekzistas homa socio, ne ekzistas supera socia vivo, sen honesto. La individuisma skeptikismo ne povas ŝanĝi tion : la ekstermoralismo, la kanajleco k la makiavelismo, starigitaj kiel okultaj vivprincipoj, povas pase triumfi, sed neniam ili povas esti la bazo por daŭra, por vera socia vivo. Ĉi tiu ekzistas k akiras forton nur per honesto, per bazita k reciproka konfido, per sincera solidaro, kiu rezultas de ĝi. » Tiu cito el la paĝo 67 de SKIZO PRI FILOZOFIO DE LA HOMA DIGNO de PAŬLO JIL, Profesoro ĉe la Belgia Instituto por Altaj Studoj, en la traduko de E. Lanti, kun antaŭparolo de l’Tradukinto, trafe montras la temon k la celon de tiu konciza, riĉenhava verko, kiun certe volos posedi k studi ĉiu SAT-ano, ĉiu serioza esperantisto. 148 paĝoj. Formato 13 × 19 cm. Prezo : broŝurite ffr. 12, bindite 17 ffr. (La eldonkvanto estas ne tre granda ; tuj mendu por ne riski, ke en via biblioteko manku tiu valora libro). SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20.

— página 4 —

52 — SENNACIULO

[BILDO p.4 | 12,7,32,19] Emblemo de la kongreso: laboristo levanta flagon kun stelo super urbaj turoj, kun la surskriboj «XIV-a Kongreso de SAT», «Esperanto», «Valencia-Hispanio 3-8 aŭg. 1934».

14-a Kongreso de SAT

en Valencio (Hispanio)

3.-8. aŭgusto 1934.

Sesa Komuniko

Internacia legaĵaro : Ni petas al ĉiuj bonvolaj Gek-doj, ne nur al tiuj, kiuj intencas ĉeesti la Kongreson, sed al la tuta legantaro fari jenan certe malmultekostan k tamen tre taŭgan servon : sendu aŭ sendigu dum via hejma foresto, se vi estas el tiuj, kiuj alvenos, viajn abonitajn aŭ kutimajn ĵurnalojn, revuojn k gazetojn nacilingvajn k esperantajn (krom tiuj de SAT) al nia adreso : Horno Hospital, 12, jam kelkajn tagojn antaŭ la Kongreso. Ni intencas per ĉi tio ne nur fari tre grandan propagandon, sed atingi, ke ĉiuj K-doj partoprenu iel la Kongreson. Koran antaŭdankon !

Ekskurso al Zaragozo : Tuj post la Kongreso, profitante la revenon de plejmultaj kongresontoj ni aranĝos ekskurson al Zaragozo. Ni rekomendas al tiuj, kiuj alvenos tra Francio, sekvi jenan vojon : Cerbere (landlimo) — Barcelono — Valencio (537 kilometrojn), k por la reiro : Valencio — Zaragozo — Canfranc (landlimo) 523 km. La speciala tarifo, kiun ĝuos ĉiuj kongresanoj sur la hispaniaj fervojoj (proksimume 40% da rabato), ja donas rajton reveni per alia vojo, se oni indikas tion ĉe la ekaĉeto de la bileto k prezentas la rabatilon, kiun ricevos de ni ĉiuj aliĝintoj.

Perbicikle al Valencio ! Nia entuziasma K-do Johano Martinez, « NIASTEL », Quartier des Filleuls, Solliès Pont (Francio), aranĝas biciklan karavanon, kiu kuniĝos en Coursan (Aude) kun tiu el Parizo k el Svedio. Oni biciklos ĉiutage cent km. Elspezoj vojaĝaj por vegetaranoj 10 fk. en Francio k tri pes. en Hispanio. Biciklodepono ĉe la hispana landlimo 200 fk.

Speciala poŝta stampo : O.K.K. atingis de la Poŝta Ministerio, ke la oficiala stampo de la loka poŝtoficejo tekstu en esperanto pri la Kongreso ekde la 1-a de julio ĝis la fermo de la Kongreso. Do la miloj k miloj da leteroj, kiuj ĉiutage eliros de la Valencia poŝtoficejo, dum pli ol unu monato varbos por nia lingvo por nia Kongreso.

Akceptejo funkcios ĉe la hejmo mem de la Grupo Laborista Esperantista k sidejo de la O.K.K. en la Strato Horno del Hospital, 12. Telefono 11692.

KVARA listo de Aliĝintoj.

  • 176 K-do M. Biencard, Lisbono, Portug.
  • 177 » E. Artigas, Zaragozo, Hisp.
  • 178 » A. Sevilla, Zaragozo, Hisp.
  • 179 » F. Juncadella, Zaragozo, Hip.
  • 180 » J. Fombuena, Zaragozo, Hisp.
  • 181 » M. Lopez, Valencio, Hisp.
  • 182 » A. Burgos, Valencio, Hisp.
  • 183 » J. Hernandez, Valencio, Hisp.
  • 184 K-dino A. Torrijos, Valencio, Hisp.
  • 185 K-do F. Garcia, Valencio, Hisp.
  • 186 » X. …, Praha, Ĉeĥosl.
  • 187 » J. Karlsson, Norrkoping, Svedio.
  • 188 » P. v. Der Plank, Dordrehto, Nederl.
  • 189 » C. Santos, Buenos Aires, Argent.
  • 190 » R. Adell, Clichy, Francio.
  • 191 » S. Jalade, Pézenas, Francio.
  • 192 » D. Fernández, Bilbao, Hisp.
  • 193 » « Austriano », …, Aŭstrio.
  • 194 K-dino B. Ohlson, Enskede, Svedio.
  • 195 K-do L. Lagrange, Nanterre, Francio.
  • 196 » M. Starr, Katonah, Usono.
  • 197 K-dino E. Moon, Ilfordo, Britio.
  • 198 K-do L. Kasje, Hoek v. Holland, Nederl.
  • 199 Grupo Ĉiam Antaŭen, Alĝero, Alĝerio.
  • 200 K-do F. Garcia, Sueca, Hisp.
  • 201 » O. Lindberg, Stokholmo, Svedio.
  • 202 » J. G. Casas, S. Quinti de M., Hisp.
  • 203 » C. Hars, Amsterdam, Nederl.
  • 204 K-dino L. A. v. Leeuwen, Amsterdam, Nederl.
  • 205 » M. J. Schelfsma, Amsterdam, Nederl
  • 206 K-do J. v. Weeren, Amsterdam, Nederl.
  • 207 K-dino M. Steffen, Amsterdam, Nederl.
  • 208 K-do A. Verschoof, Rotterdam, Nederl.
  • 209 K-dino J. v. Prins, Nieuwer Amstel, Nederl.
  • 210 K-do C. A. Eisinga, Veendam, Nederl.
  • 211 » H. A. Broekhuizen, Hago, Nederl.
  • 212 K-dino Broekhuizen, Hago, Nederl.
  • 213 K-do W. Molegraaf, Hago, Nederl.
  • 214 » J. Kat, Amsterdam, Nederl.
  • 215 » W. T. Kruit, Amsterdam, Nederl.
  • 216 K-dino A. C. de Jong, Amsterdam, Nederl.
  • 217 K-do J. V. Schepen, Voorburg, Nederl.
  • 218 K-dino M. Larguier, Hyelzas, Francio.
  • 219 K-do A. Onatas, Sète, Francio.
  • 220 » A. Ferrer, Valencio, Hisp.
  • 221 » J. P. Postema, Hoek v. Holland, Nederl.
  • 222 » W. Smith, Brierfield, Britio.
  • 223 J. Ege, Los Angeles, Usono.
  • 224 D. Ponce de Léon, Barcelono, Hisp.
  • 225 K-dino W. J. v. Scheepen, Voorburg, Nederl.
  • 226 K-do H. Verschoof, Hoek v. Holland, Nederl.
  • 227 » J. v. Der Landen, Rotterdam, Nederl.
  • 228 » A. J. Bienefelt, Delfto, Nederl.
  • 229 » D. Kamiel, Meenen, Belgio.
  • 230 » E. Eriksson, Stokholmo, Svedio.
  • 231 » J. Lindkvist, Stokholmo, Svedio.
  • 232 K-dino A. Fredriksson, Stokholmo, Svedio.
  • 233 K-do Olsson Hjalmar, Stokholmo, Svedio
  • 234 » E. Glockner, Stokholmo, Svedio.
  • 235 » S. Persson, Stokholmo, Svedio.
  • 236 » K. Vigier Valence d’Agen, Francio.
  • 237 K-dino Glodeau, Montreuil, Francio.
  • 238 K-do Joannes Rival, Saint-Etienne, Francio.
  • 239 K-dino Cath. Rival, Saint-Etienne, Francio.
  • 240 Grupo Lab. Esperantista, Valencio, Hisp.

Proponoj al la XIV-a Kongreso

  1. Pri « S-ulo » k « La Lernanto » : Ni esprimas la deziron, ke « S-ulo » ekde 1935 fariĝu minimume 8-paĝa. La alfikso de « La Lernanto » laŭ nuna aranĝo ne estas tre bona, sed ni scias, ke tio motiviĝis per la malbona ekonomio dum lastaj jaroj. Tamen ni kredas, ke « S-ulo » nun povos iĝi 8-paĝa sen alfikso de « La Lernanto ». En Svedio k Holando¹ SAT-anoj ricevas « L. L. » duope, kun « S-ulo » k la LEA-organo. Tio iel estas malŝparo. Ĉu ne iamaniere estas aranĝeble, ke senlaboruloj inter kursanoj ricevu tiun krom-ekzempleron de « L. L. » ? Ĉu ne la aspirantaj membroj povus ricevi « L. L. » je la nuna kotizo aŭ kontraŭ altigo de asp. kotizo per 1.— fr. fr. ?

  2. Pri la SAT-havaĵo ĉe SEU : Ni proponas, ke la Kongreso verku rezolucion por sendi al la Soveta koncerna instanco, pri la ŝuldoj de SEU al SAT. Verŝajne tia protesto de internacia proletaro efikos, por ke nia organizo rehavu almenaŭ iom el la mono ŝuldata. En la sama protestrezolucio postuli, ke SAT-organoj libere povu eniri Sovetion k ke ĉiuj rilatoj inter sovetiaj k alilandaj prolet-esperantistoj reiru en amikan staton kiel antaŭ la t. n. skismo.

SAT-rondo de Malmö.

Rimarkoj de la Plenum-Komitato : Al 1) La financa stato de SAT ne ebligas fari pli bone ol nuntempe. Se estus alia solvo, kiu ne postulas pli da kostoj, ni ja konsentos. 2) Niaflanke ni ĉiam havis la deziron ne konsideri la skismon en la prol. esp. movado kiel ĉiamaĵon, sekve la Malmö-ana propono havas nian plenan aprobon.

Vortaro k ADLEL

Diversaj kaŭzoj prokrastas plue la aperon de la « Plena Vortaro ». Tamen la foliegoj estas ĉe la bindisto depost la 15-a de junio. Ni petas la mendintojn pacienci ankoraŭ iomete.

Ĝimi Higins (J. Higgins) estos verŝajne ekspedata el Anemaso ĉirkaŭ la 1-a de julio (la broŝuritaj ekz-oj) — la binditaj sekvos meze de julio. Tiun ĉi volumon ricevos nur tiuj ADLEL-anoj, kiuj pagis minimume la duan parton de la abonpago.

¹ Ne en Holando ! sed nur en Svedio.

[REKLAMO p.4] PETRO ! PETRO ! Jen la sesa eldono fine havebla ! Utiligebla en ĉiuj lab. esp. kursoj. Interesa temo. Multaj bildoj. Instiga metodo. 116 paĝoj. Prezo : 6 fr. fr. SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20.

— página 5 —

SENNACIULO — 53

Grandskala pergazeta propagando en Brazilio

Kiom da vojoj ekzistas por propagandi nian lingvon en la vastega teritorio de Brazilio, tion pruvas nia K-do Ismael Gomes Braga, kiu entreprenis la gigantan laboron proponi iom-post-iom al la 3.000 gazetoj ekzistantaj en Brazilio, ke ili malfermu esperantan fakon por kursoj ktp. Preskaŭ sen subteno de siaj samlingvanoj li ekprovis fari tiun ĉi laboregon sola. Ĝis nun li proponis al 251 gazetoj, inter kiuj 93 akceptis k nur unu rifuzis. La ceteraj ne respondis ĝis nun, sed certe multaj respondos ankoraŭ favore. 23 gazetoj jam komencis la aperigon de la kurso. En antaŭparolo, lerte verkita, K-do Braga menciis nian organizon k la 13 okazintajn kongresojn de SAT.

Inter la gazetoj akceptintaj la aperigon de kursoj, estas senditaj al ni

Arauto do Sul n-ro 815 de 29.4.34. (Varginha) O Progreso de Tatuhy (Tatuhy) n-ro 562 de 22.4.34. A Epoca (Palmeiras) n-ro 218, de 6.5.34. Brasil Novo (Itaperuna) n-ro 175, de 6.5.34. O Carangola (Carangola) n-ro 1007, de 15.4.34. Vanguarda (Rio de Janeiro) n-ro 6936, de 7.5.34. O Momento (Prassununga) n-ro 61, 6.5.34. Correiro de Mathias (Mathias Barbosa) n-ro 63, de 15.5.34. Mundo Espirita (Rio de Janeiro) n-ro 197, de 23.4.34.

Ni esperas, ke tiu ĉi nova energia entrepreno baldaŭ sentiĝu en la nombroj de la membro- k librostatistiko !

H. P.

El nia Leterujo

La Hitlera nebulo formalaperas

Germana K-do, vizitinte vilaĝojn k kamparanojn, konstatis, ke la plej forta kolono de la Hitlera regno, la kamparanaro, komencas konsiderinde ektremi. Liaj observoj certe ne estas izolaj :

« Ĉe Kelo (Kehl) — vid-al-vide de Strasburgo — situas vilaĝo Legelhursto. Tiu vilaĝo ricevis antaŭ jaroj la moknomon « Hitlerhurst » k hodiaŭ samloke oni nur malamike pensas k tre ofte agas kontraŭ la « tria regno », per obstrukco. Oni ne atentas la admonon de la registaro, aĉeti varojn por favori la laborhavigo-batalon. Oni ne plu legas pure faŝistajn gazetojn k ne plu pagas kotizojn al faŝistaj unuiĝoj.

« Ĉe Hajdelbergo oni konstruas parton de aŭtoŝoseo. Je la 21-a de marto tie parolis S-ro Vecel, nuna urbestro de Hajdelbergo (fame konata faŝista « batalanto ») pri la printempa « laborbatalo » de la registaro. Kelkajn horojn poste li reveturis en la urbon k deklaris al la « kriz-stataj » laboristoj (estas tiuj, kiuj estas dungataj de la urbadministracio pro longdaŭra senlaboreco), ke estas malaltigata ilia salajro de 70 ĝis 64 pfenigoj hore k la semajna labortempo ĝis 40 horoj. Tio signifas, ke familia patro kun 4 infanoj ricevas je 11,90 mk. malpli da salajro semajne. Kompreneble ĉiutendencaj laboristoj protestis. Sed, kion respondis la sinjoro ? Aŭdu k miru : « La laboristoj povas kisi mian postaĵon ! » — Komento superflua. »

(Matrikulo).

Alia voĉo el Germanio

« … Iom pli objektive parolas Gebels (Goebbels), sed kion li diris en Dupontoj (Zweibrücken), proksime de Sarlando, nome ke la elmigrintoj estus mortigataj de la propraj K-doj, se ili revenus, estas frazo de nazi, same ke kvar milionoj pliaj estas laborigitaj. Krom tio li diris, ke Germanio kolektis por tiu celo multe da mono, sed nur li kaŝis la fakton, per kiuj rimedoj oni kolektis elpreme tiun monon… »

La danĝeraj SAT-organoj

Rumana K-do skribas : « La polica estraro transdonis al la gazet-vendistoj liston de gazetoj, kiujn ili ne vendu. Inter ili ankaŭ troviĝas « Sennaciulo » k « Sennacieca Revuo ». » — Ju pli malgrandaj la nacioj, des pli naciemaj ili estas.

Ferdinando Zajdl (Seidl) 1901-1934

Kvankam lastnumere jam aperis konciza « nekrologo », ni volonte aperigas ankoraŭ ĉi tie la sentoplenan artikoleton el la plumo de nia sovetia amiko Grodnano.

Eĉ dum la plej bona florado de nia organizo (antaŭ la krizo k skismoj) kompare malmultaj estis vere aktivaj SAT-anoj, kiuj estis samtempe legantoj k aŭtoroj por niaj gazetoj. Tiom pli doloriga estas perdo de tia K-do dum la nuna kriza etapo. Ĝuste tia aktivulo estis K-do Ferdinando Zajdl (SAT-ano 16.642 el Vieno), mortinta post longa suferiga malsano la 26-an de aprilo nunjare. Esperantistiĝinte en j. 1929, li jam en la sekvinta jaro (1930) aliĝas SAT-on k dum la mallonga periodo ĝis la ISE-skismo (iom pli ol du jarojn) li donis al la SAT-gazetoj 46 artikolojn k artikoletojn pri la plej diversaj temoj. Jen li parolas pri « inter- k sennaciismo », jen pri rusaj filmoj, jen li rakontas pri la aŭstria proletaro, pri itala faŝismo, pri eklezio, pri partopreno de virinoj en nia movado, pri milito ; li partoprenas en diskutoj sub la rubriko « Mi volas scii », ktp. ktp. Lia modesta subskribo « F. S. » estas renkontebla preskaŭ en ĉiu numero de l’tiama « S-ulo ». Kaj ĉion ĉi li verkis, estante longan tempon senlabora — la stato, pro kiu multaj tute forlasis nian aferon. Krome li estis funkciulo de sia landa asocio ALLE. Kaj kune kun ĝi li forlasas SAT-on k iĝas redaktoro de « La Socialisto », organo de ISE. Poste venas la dispremo al la aŭstria proletaro, malapero de ALLE, ISE k de « La Soc. ». K-do Zajdl dume suferas pro grava malsano, kripliĝas (oni amputas al li piedon) k kun plendolora animo forlasas nian mondon. Nun antaŭ lia freŝa tombo ni, postvivantoj, ne kritiku liajn mispaŝojn¹, sed, imitante lian sinceran aspiron al bono de l’laboruloj, ni promesu plue insiste fosi nian sulkon ĝis plena sukceso.

Grodnano.

TRA LA ESPERANTA GAZETARO

Neŭtralismo maskas malforton, malkuraĝon.

En n-o 5 de « Lab. Esperantisto » ni trovas ardan pledon kontraŭ la neŭtralismo, por la Lab. Esperantismo k SAT. Aludante pri la burĝa holanda kongreso, kiu okazis samtempe kiel la Antverpena de la laboristoj, en Hilversumo, la aŭtoro diras : « Se la popoloj interkompreniĝus, milito ne plu eblus, ĉar estante esp-isto, oni ne buĉas unu la alian ! Bela frazeologio, sed la realo ? La ekonomia situacio forblovas ĉiun etikan sentumon. La materia klasa sento (egoismo) ne hezitas mortigi eĉ enlandajn samlingvanojn, k eĉ samideanojn esp-istajn. La praktiko montras al ni la veran karakteron de la neŭtraluloj. Oni preferas la neŭtralismon, por maski sian veran animstaton. Per la neŭtralismo oni kaŝas la malforton, la malkuraĝon elekti inter la du interbatalantaj klasoj, la kapitalisma k socialisma… » En la memorlibron al Baghi k similuloj !

Kaj oni iros al… Romo !

Post incensado al Musolini en duona n-ro de « Heroldo » ni sciiĝas per la n-o de 13. majo de tiu gazeto pri grava « sekreto », malkaŝita malprudente de la ĉefa « Ligilo ». Temas pri nenio alia, ol ke la 27-a Universala Kongreso de Esp-o devos okazi en 1935 en Romo laŭ deziro de Musolini mem ! Kolonjo do restis nur antaŭekzerco por niaj « neŭtraluloj », kiuj havos okazon finekzerci sin en la salutado laŭ la romana maniero en la sidejo de l’Faŝismo mem. Ĉar estas nenia dubo, ke la verdsteluloj rapidos submetiĝi al la deziro esprimita de la murdisto de Mateoti k apologiisto de l’plej integra naciismo !

N. B.

¹ Pri ili li cetere pentis — vd. la lastan n-on — sed pri tio Grodnano ne sciis, verkante siajn liniojn. — Red.

GEKAMARADOJ ATENTU !

La Amsterdama Grupo « La Espero » aranĝos meze de julio letervesperon. Sendu multnombre el ĉiuj landoj let., PI (bildkartojn), gazetojn k a. esp-ajojn. Respondo garantiata !

Bonv. adresi al : K-do E. H. Edwards, Hembrugstr. 75, Amsterdam (C), Nederl.

— página 6 —

54 — SENNACIULO

Poŝt-Telekomunika Vortaro.

La organo de la ILEPTO (Internacia Ligo de Poŝt- k Telegraf-Oficistaro), Interligilo de l’P.T.T., publikigas en speciala numero proveldonon de fakesprimoj en la poŝta k telekomunika servoj. Kvankam la esprimaro unuavide por laiko estas kompleta, la aŭtoro, K-do R. Filliâtre, tamen alvokas la fakulojn, precipe slavlingvanojn k azianojn, al severa kritiko k kunhelpo al plena perfektigo. Per tiu ĉi specialiga laboro, plugante la kampojn de la multspeca homa agado, oni servas grandskale al la disvastiĝo de nia lingvo.

« Ronda » cifero.

La interligilo de la Internacia Proleta Kooperado « Fajrero » n-ro 14 (majo) represas la informon de aŭstralia « Laborista Esperantisto »¹ sub rubriko « Disajoj » (?), ke en Ĥarkovo ekzistas 10.500 esperantistoj. Kvankam ni tre ĝojus, se tiu ĉi miriga cifero baziĝus sur fakto, ni tamen timas, ke la vizitinto portis en sia notlibro du nulojn troajn.

H. P.

PROTESTO

Ni donas lokon al protesto direktita al la P.-K. de K-do Veder (Nov-Jorko) kontraŭ ties alvoko al solidaro kun la aŭstriaj K-doj. Aldoni komentojn ne ŝajnas al ni necese. Ni tamen volus ekscii la opinion de la SAT-anoj pri tiu ĉi protesto similanta al bato sur la akvon. — La Red.

Per tio ĉi mi formale protestas kontraŭ la alvoko troviĝanta en « S-ulo » n-o 415 sur paĝo 32. Tio koncernas la alvokon subskribitan « La Direkcio de SAT » ; organo, kiu ne ekzistas en SAT. Sendube tiu neekzistanta organo estas neniu alia ol la statute ekzistanta « Plenumkomitato ». Tiu ĉi organo de SAT per sia alvoko adoptas MILITAN INSUREKCION² kiel gvidideon (? Red.) de SAT.

SAT-anoj per tiu ĉi alvoko ricevas la konsilon iri sur la stratojn, armi sin k batali kontraŭ la armitaj fortoj de la ŝtato per pafiloj, revolveroj, bomboj, dinamito, starigi barikadojn, aŭ batali el post muroj, kiuj apenaŭ eltenas la venton k tiom malpli kanonpafojn. (Kiu konsilis tion ? — Red.). Pri la saĝo aŭ malsaĝo de tia publika konsilo mi nun ne intencas eĉ perdi vorton. Sed diri mi devas, ke tiu ĉi alvoko estas kontraŭstatuta. Ĝi estas tia pro tio, ke difinitaj laboristaj tendencoj akceptas tiun gvidideon de milita insurekcio dum aliaj ĝin malakceptas oficiale.

La adopto de tiu ĉi gvidideo signifas, per oficiala ago de SAT-organo « enŝovi en nia asocio la disputpunktojn, kiuj disigas nuntempe la diversajn klasbatalajn organizojn ». Fari tion malaprobis SAT-kongreso tute klare k sendube. Tiu ĉi protesto ne okupas sin pri la pravo aŭ malpravo de milita insurekcio kiel rimedo en la bataloj de la laborista klaso kontraŭ la kapitalismo aŭ ties porbatalantoj ; ĝi sole protestas kontraŭ la adopto de gvidideo el aliaj ekzistantaj k propagandataj de aliaj laboristaj tendencoj.

SAT estas nepolitika organizo k neniu el ĝiaj organoj rajtas proklami rimedon esti la « sole ebla », kiun aliaj laboristaj tendencoj oficiale malagnoskas, aŭ kondamnas. Kontraŭ tia mispaŝo mi energie protestas, eĉ malgraŭ tio, ke multaj SAT-anoj laŭte aklamas la ideon pri milita insurekcio — ĝis kiam pafoj krakegas.

Pro tio, ke mi nek aprobas la alvokon, nek akceptas la ideon pri MILITA INSUREKCIO kiel rimedo en la bataloj de la revolucia, klaskonscia laboristaro, mi petas publikigi tiun ĉi proteston.

T. Veder. SAT-ano 1307.

¹ Unuafoje ni legas pri la ekzisto de tia organo en A.— Red. ² Ribel(eg)o. — Red.

En nia Movado

(Kroniko)

USONO : Dank’ al la klopodoj de K-do Ege en Los Angeles aperas regule « Nia Bulteno » (jam ni havas en manoj la 11-an n-on). En ĝi estas tradukoj anglalingven de artikoloj el SAT-gazetoj k varmaj rekomendoj de SAT. Ĉi tiu Bulteno ege kontribuas al la plivastigo de la SAT-ideoj en Usono, k per ĝi jam estas starigita solida kontakto inter multaj lab. esperantistoj usonaj, el kiuj ĉi-jare granda nombro aliĝis al SAT. En n-o 11 oni trovas ekstraktojn el leteroj de K-doj, kiuj esprimas aprobon al « Nia Bulteno » aŭ raportas pri varb-agado, el Viskonzino, Nebraska, Vaŝingtono, Teksaso, k eĉ el ne-usonaj lokoj, kien penetris tiu ĉi propagandilo.

Ekster nia Movado

Laŭ deziro de l’Franca Federacio de la « Sindikatoj de Iniciativo » por la aplikado de esp-o, la Turisma Oficejo de Kan (Cannes) en Sudfrancio enkondukis la uzadon de esp-o.

La Svisa Fervoja direkcio k Svisa trafikoficejo komisiis s-on Liniger rondvojaĝi tra Francio, Belgio k Nederlando, por paroladi en esp-o pri turismo en Svisio.

La Internacia Ekspozicio por Komerco k Industrio, okazonta la 28. junio en Tilburgo (Nederlando) uzas esp-on kiel korespondlingvon k instalos esp. informoficejon.

En Kopenhago komenciĝis speciala esp. kurso por profesiaj fremdul-gvidistoj, funkciantaj en la servo de turismaj oficejoj.

En turisma libro pri la « mirindega » Riodejanero (ĉefurbo de Brazilio) kvar paĝoj estas verkitaj en esp-o. La 280-paĝan libron riĉe ilustritan liveras kontraŭ 8 resp. kuponoj Brazila Ligo Esp-ista, Marechal Floriano 212, Rio de Janeiro.

[REKLAMO p.6] Ni liveras je speciale favora prezo : Vortoj de Profesoro Cart, 140 paĝoj . . . . . . . 10 fr. fr. Kompleta Gramatiko k Vortfarado, (Fruictier-Grenkamp) 193 paĝoj . . . . . . . 15 fr. fr. (La originalaj prezoj estas 15.— k 25.— fr.) Por vendi nian stokon, ni konsentas tiel grandan rabaton. Tamen oni aldonu al mendoj 10 % por la afranko. SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20.

[REKLAMO p.6] Ĵus aperis ! ABSOLUTISMO Parolado de E. Lanti en Antverpeno, 1934. 16 pĝ. Form. 15,5 × 23,5. Prezo : 1 fr. fr. Eldono de SAT k NFLE.

[REKLAMO p.6] Baldaŭ havebla : Upton Sinclair : ĜIMI HIGINS (Jimmie Higgins) La dua volumo de la A.D.L.E.L.-serio. Unu el la plej popularaj k interesaj verkoj de Sinkler en traduko de K. Froding. 360 paĝoj. Form. 13 × 19 cm. Prezo : broŝ. 22.50 fr. ; bindita : 29.—fr. + 10 % por sendkostoj. SAT, 67, avenue Gambetta, Paris XX.

Memornoto

REPRESIS EL « S-ULO » : Arbetaren, Stockh., 12.5., germ. kalumniantoj ; The Milwaukee Leader, 26.4., alvoko por helpo al aŭstrianoj ; Llano Colonist, Newllano, 5.5., same.

PRIESPER. ARTIK. K NOTOJN ENHAVIS : De Fakkel, Amsterd., 9.5., 29.5., Signalen, Stockh., 10., 17., 24., 31.5.

NIA POŜTO

HESL, Budap. : Jam delonge vi ŝuldas al SAT 220,85 fr. ! Vi eĉ ne respondis al 3 el niaj admonoj… Nu ?… »

15 977. — Ni ricevis vian sendaĵon k uzos iom post iom en « S.R. ».

RADIO-PROGRAMO

27.6. : Leningrad (1.224 m.), 22.45-23.15, sciencaj sukcesoj (samhore : 30.6.). 28.6. : Minsk (1.442 m.), 22.05-22.20, MET (same : 30.6., 2., 4., 6., 8.7.). 30.6. : Turo, Eiffel (1.389 m.), 15.30-15.45, turismo. Lyon-la-Doua (463 m.), 20.10-20.20.

Korespondado

FRANCIO.

K-do Gaston Combes, kuiristo, Sanatorium des Escaldes, Pyrénées Orientales, dez. kor. kun Gek-doj el ĉl.

NEDERLANDO :

Kdo F. Stentrop, 25-jara, President Steynstr. 12, Amsterdam (O), dez. kor. kĉl pri ĉ.t. k interŝ. PI. Resp. gar.

S-ro G. Clobus, Hoogte Kadijk 165 hs., Amsterdam, dez. kor. kĉl, per PI aŭ L. Certe resp.

USONO.

Th. Sohlberg, 1515 Flatbush Ave., Brooklyn, N. Y., dez. interŝ. PK, gaz. k PM.

La libro-recenzoj k div. alia materialo devis esti prokrastata pro manko de spaco !

4 Holandaj Gek-doj vojaĝos tra Belgio, Francio al Hispanio k volas antaŭe korespondadi kun anarkiemaj Gek-doj en ĉi tiuj landoj. Adr. : Jan Remijn, p. a. C. M. Santink, Amstelveenscheweg 185, Amsterdam-Z.

[REKLAMO p.6] PER LUDO LERNU ESPERANTON

[BILDO p.6 | 69,67,97,89] Ludkarto: kvinpinta stelo kun la vorto «KOMENCKARTO» arke super ĝi kaj la nomoj de la kontinentoj ĉe ĝiaj pintoj; sube terglobo kun bendo «ESPERANTO» kaj profilo de viro, kiu parolas al ĝi; subskribo «LI PAROLAS AL LA MONDO».

Esperanta Kvartetludo, uzinda por instruo (ĝi paroligas nepre la komencantojn !). Inventis la Apeldorna « onklo Vilhelmo ». Prezo afrankite : 6.70 fr. frankoj. SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20.

N.º 419, 25 de julio de 1934

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

10-a JARO, N-o 419 · MONATA ESPERANTO-GAZETO · 25. JULIO 1934

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO, ADMINISTREJO K SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO : 67, avenue Gambetta, Paris 20e Poŝtĉekaj kontoj je nomo de SAT-Paris : Bruxelles n-o 350 189, S’Gravenhage n-o 211 533, Kopenhago n-o 4 986, Paris n-o 1234 22, Stokholmo n-o 74 153, Wien n-o D-109 068, Zagreb n-o 41 448, Zürich n-o VIII-200 49. Alilande oni pagu per poŝtmandato je nomo de SAT, bonvalutaj devizoj en rekom. letero aŭ bankĉeko je nomo de « L. Bannier ».

RAPORTARO DE LA PLENUM-KOMITATO DE SAT POR LA JAROJ 1933-1934

B. Administracia k Financa Raporto

I. Bilanco-Inventaro 1934.

Neebla, almenaŭ sensignifa estus la komparo de la bilancoj 1933 k 1934. Ja ni konfesu, ke la inventaro de junio 1933 estis ĉe multaj postenoj ne tre ekzakta ; tio rezultis el la perturbo, kiu neeviteble sekvis la subitan transporton de la varoj el Leipzig al Parizo. Krome ni poste konstatis, ke multaj kontoj, — ĝis majo 1933 tenitaj en Leipzig, — venis al Parizo neĝustaj. Ni devis longe korespondadi kun la klientoj por ripari la erarojn k diferencojn. En la plimulto el la kazoj ni nur povis akcepti fideme la asertojn de la debitoroj aŭ kreditoroj, — asertoj absolute nekontroleblaj pro manko, en niaj manoj, de dokumentoj tiutempaj. Aliel procedi ni ne povis.

II. Administracia Komisiono

Ĉi tie ni diru, kun bedaŭro, ke la ĝistiama Adm. Kom. Leipziga ŝajne ne plenumis konvene sian taskon. Ni ne povas certigi, ke ĝi regule aŭ senaverte revizis la kontojn k kason ; almenaŭ tiu interveno ne lasis postsignojn en la kontoj. La A.K. lasis aŭ igis detrui multege da dokumentoj, kies malhavo tre ĝenas nin hodiaŭ. Ekzemple oni ne sendis al ni la kasolibron pri la detalaj spezoj ĝis la 31-a de majo 1933. Same estis detruita la sliparo de la eks-SAT-anoj k abonantoj. K-do L. eĉ detruis la matricon de pluraj eldonaĵoj, i.a. la matricon de Kantaro k Komunista Manifesto k — ĉu kredeble ? — tiun de « Faŭsto » !

Juĝi k kondamni la Adm. Komisionon ni ne rajtas, ĉar ja ni ne scias, ĝis kia grado la faŝista teroro minacis la SAT-oficejon en Leipzig. Tamen ni ne rajtas ne bedaŭri tiun staton, kiu tre domaĝis k daŭre domaĝas al nia afero k ege komplikas nian ĉi tiean taskon.

Cetere, eĉ se pruviĝas, ke la detruo de la dokumentoj okazis pro reala danĝero, la Leipziga Adm. Komisiono portas gravan respondecon : ja longtempe antaŭ la faktiĝo de la Hitlera reĝimo, la Pariza Direkcio avertis pri la minaco Hitlera, k insistis, postulis jam jaron antaŭe la iom-post-ioman transsendadon al Parizo de la Leipziga administracio. Sendube niaj Leipzigaj K-doj konsideris nin kiel infanojn ; al niaj avertoj ili kviete respondis « ne timu ombrojn »!

Nun la Administracio staras sur tute aliaj bazoj. Jen, kiel ĝi funkcias rilate la kontojn k kason : a) La sekretario, K-do Banmer, malfermas la poŝtaĵojn, distribuas la dokumentojn laŭ la celo k fako, tenas la kaslibron ; b) K-do Ĝermen (pseŭdonimo !) faras la fakturojn k tenas la centrajn k klientajn kontojn ; c) la redaktoro notas sur slipojn la pagojn de abonoj k kotizoj.

Per tiu trimembra kolektivo la primona mastrumado estas pli sekura, ĉar tiel ekzistas reciproka kontrolado. Certe tiu garantio estas ankaŭ nur relativa k tie la faktoro « fidemo » ne estas bagatela.

III. Financaj perspektivoj.

Nek brilaj, nek malbrilaj ! Ni tuj akcentu, ke ni povis plu-ekzisti, malgraŭ la lastjara skuego, dank’al malavaro de iu plenfida K-do, kiu neniam ŝanceliĝis investi en nian asocian kason tiom, kiom necesis, el sia privata mono. La kredito ĉe SAT de tiu K-do ondumas de monato al monato ; komence de la jaro ĝi reduktiĝis ĝis 19.500 ffr. pro alfluo de la kotizoj k abonoj, sed certe antaŭ la fino de la jaro ĝi ree atingos 35.000 ffr. (ne kalkulante lian prunton por la eldono de la Vortaro).

Granda sukceso estas jam tio, ke spite la batojn k barojn ni povis elteni, presigante regule 2 gazetojn monatajn k novajn librojn. La ekonomia krizo trafis multajn SAT-anojn individue ; la politikaj krizoj trafis ankaŭ iujn kolektivojn de SAT-anoj. Tiel SAT estas senigita de siaj klientaroj germania, aŭstria, k jam delonge — itala k soveta ; de pluraj monatoj la rilatoj kun balkanaj landoj, eĉ kun Portugalio, fariĝas malfacilaj.

Feliĉe aperis nova profitfonto, kiu, espereble, savos nian aferon definitive. Ni aludas pri la 2-a eldono de « Plena Vortaro de Esperanto ». En tiu entrepreno SAT riskas absolute nenion, ĉar ĝi investis ne unu solan frankon.

En lasta novembro la Plenum-Komitato, konstatinte, ke SAT disponas nenian kapitalon k konvinkite pri la nepra neceso por la esperantistaro de tiu instrumento, decidis doni ĉian liberon al K-doj Lanti k Banmer, por ke ili proprarimede plenumu la duan eldonon. Tiuj du K-doj kolektis la necesan sumon, parte el sia privata monujo, parte dank’ al antaŭpagoj de la nederlanda, sveda k francia LEA-oj, kiuj kompense ĝuas tre favoran kondiĉon pri vendo.

Konsidere la valoron de tiu ilo por la vere-praktikantoj de esperanto, ĉi tiu verko nedubeble vendiĝos facile, se ne rapide, k lasos finfine gravan profiton netan, kies parto estos rezervata por eventuala 3-a eldono k la cetero… venos en la SAT-kason.

Per tiu eksterordinara enspezo ni povos firmigi la ekvilibron de niaj financoj ; per ĝi ni povos fliki la truon, kiun faris en nia monujo, antaŭ 3 jaroj, senskrupulaj skismistoj ; per ĝi ni povos likvidi, se ne tute, almenaŭ grandparte, niajn malnovajn ŝuldojn. Kompreneble, en tiu likvido ĝuos privilegion la kreditoroj, kiuj restis fidelaj al SAT ; la aliaj, la dizertintoj, la foriĝintoj viciĝos poste.

— página 2 —

56 SENNACIULO

Ni devas publike danki al tiuj K-doj, kiuj kuraĝis entrepreni la 2-an eldonon de la Vortaro. Netaksebla estas la malfacilo de ilia tasko k grando de ilia servo al la esperantistaro ĝenerale, al SAT aparte. SAT rikoltos ne nur monan profiton, sed ankaŭ moralan. Pripensu, kian propagandon por SAT faris la 34.000 prospektoj pri la Vortaro, dissemitaj tra la mondo per la ĉefaj esperanto-gazetoj ; pripensu, kian forton donos al SAT tiu eldono ! Oni rajtas aserti, ke hodiaŭ neniu aktiva esperantisto malkonas la ekziston de nia Asocio k ĝian dinamikon. Tiu propagando certe varbos novajn membrojn k akcelos la vendon de niaj eldonaĵoj.

IV. A.D.L.E.L.

Al K-do Emba, Budapest, ni ŝuldas la iniciaton de tiu nova fako. Ĝi naskiĝis en plena malordo administracia, kaŭzita de la migro el Leipzig al Parizo de la varoj k arkivoj. Tro ŝarĝita per tiu ĉi laboro, nia Sekretario devis allasi tute la ellaboron de la financa plano de ADLEL al K-do Emba.

Hodiaŭ, ve ! tro malfrue, ni konstatas, ke Emba estis tiam tro optimisma ; li fiksis la abonprezon al la serio verŝajne laŭ la bazo de la produktokosto en Budapest, tiel ke tiu abonprezo estas ege tro malalta. Jam la poŝtafranko glutas, por iuj landoj, pli ol la kvaronon ! Por 38 ffr. ni devos liveri proks. 900 paĝojn da novaj libroj, 1 malnovan eldonaĵon, ekzemple « Kandid », k 40% el la prezo de « Vortaro de Propraj nomoj ».

Ni konfesu, ke tre malfacila estis la tasko de Emba, ĉar tiam mankis precizo pri la amplekso de pluraj verkoj, sekve pri ties produktokosto. Eĉ hodiaŭ apenaŭ ni scias pri la amplekso de « Propraj Nomoj ».

Sed kia ajn, kies ajn estu la eraro ĉe la fondo, ni daŭrigos la entreprenon ĝisfine. Ŝanĝiĝos iom nur la aperdatoj de la estontaj verkoj. Ni atendos, ĝis la vendo de la 2 unuaj libroj estos produktinta sufiĉe da mono por mendi la 3-an, ktp.

Ni konfirmas, kion ni presigis sur la verda katalogo, nome ke, ĉe la fino de la serio, ni reguligos per livero senpaga de eldonoj (aperintaj antaŭ januaro 1934) ĝis tuta valoro de 102 ffr., kontraŭ 50 fr. enspezitaj.

Tiuokaze ni memorigas, ke, por ricevi la « Vortaron de Propraj Nomoj », la ADLEL-anoj devos krompagi 60% el la kataloga prezo.

Ĝis la 15-a de junio ni enregistris 470 abonojn, parte aŭ tute pagitajn, kiuj produktis proksimume 13.000 ffr. Por la eldono de « Brava Soldato » ni elspezis, inkluzive la sendon de tiu libro k de « Kandid », proks. 8.200 ffr. « Jimmie Higgins » kostos proks. 14.000 ffr. Sume : 22.200. ffr. Do mankas jam pli ol 9.000 ffr. Antaŭ ol paŝadi pluen, ni devas atendi, ke la vendo de la aperigitaj du volumoj revenigu kelkan monon en nian kason.

C. Raporto de la Redakcio

Malgraŭ la krizo k speciale la politikaj okazaĵoj por ni malfavoraj : preskaŭ kompleta perdo de l’germaniaj abonantoj, niaj gazetoj povis aperi regule : « S-ulo » okpaĝa (inkluzive « La Lernanto »), « Sennacieca Revuo » 16-paĝa ĉiumonate. Pli bone ol en la antaŭa jaro ni povis garantii la ĝisdatan aperon, pro tio ke ni restis ĉe la sama presejo, k la presisto subtenas nin en niaj klopodoj laŭ siaj ebloj.

Precipe « S-ulo » ĝuis grandan popularon ĉe la legantoj, laŭŝajne pro tio ke ĝiaj tekstoj estas pli facile legeblaj ol tiuj en « Senn. Revuo ». Tamen ĉi lasta revuo, pro sia pli granda amplekso, enhavas la ĉefajn k plej gravajn peresperantajn raportojn k dokumentojn.

En pli frua n-o de « S-ulo » (majo) ni publikigis kelkajn juĝojn el la legantaro pri niaj gazetoj ; ili estis favoraj ; en la sama n-o ni aludis pri K-doj, kiuj, kvankam persone tute kontentaj pri la legaĵo, aŭdis de aliaj K-doj, ke ili trovas la enhavon de niaj gazetoj tro malfacila. Ni ne volas ripeti ĉi tie jam ofte diritajn aferojn, tamen ni volas insisti, ke esperanta ĵurnalo funde, esence ne povas diferenci laŭ redakt- k prezentmaniero de ajna alilingva ĵurnalo (ni parolas pri la ĵurnalisma tekniko !). Sekve la redaktoro ne povas prezenti artikolojn, ekz. pri ekonomio aŭ politika agado en iu regiono, per la malmultaj vortoj, kiujn oni lernas en la unua lernolibro, k per la samaj frazoj, per kiuj oni skribas lerntekston pri la homa korpo aŭ pri « Mia domo». Gazeto devas speguli laŭeble fidele la vivon de la organizo, kiu ĝin vivigas. La gazeton legi povas kompreneble nur tiuj, kiuj kun firma volo finlernis la lingvon k atingis tian gradon, je kiu oni ne plu estas ĝenata per sintaksaj malfacilaĵoj.

Ni tamen en la lingvaĵo ĉiam zorge atentis, ne uzi neologismojn, aŭ, se ni opiniis tiajn neeviteblaj (tre malofte), piednote klarigi ilin. La « Plena Vortaro » estas la normo k la fidela helpanto al la redaktoro. Ni uzis ĝin multe, supozante cetere, ke niaj legantoj posedas ĝin aŭ konsultas almenaŭ tian nacilingvan vortaron, kiu laŭ valoro proksimume komparindas kun la « Plena ». (Ni mem rekomendas al SAT-anoj dekutimiĝi de nacilingvaj vortaroj.)

Per niaj gazetoj ĉefe ni interrilatas ; per ili ni vivigas la lingvon, praktikante ĝin por niaj celoj. Se « S-ulo » kun siaj jam pli ol 4.000 legantoj havas vere larĝbazan kampon por disvastigi niajn ideojn, « Senn. Revuo » bedaŭrinde havas ĝuste nur la minimume bezonatan nombron da subtenantoj (inter 900 k 1000 abonantoj). Kompare kun aliaj esp. periodaĵoj enhavantaj literaturon, ekz. « Literatura Mondo », tiu cifero ne estas malbona, sed ni devas atendi tamen pli da konscio de la K-doj.

Certe, la buĝeto de tre multaj ne permesos nuntempe abonon al ambaŭ revuoj, ni ja ne vivas en epoko komparebla laŭ vivnivelo kun tiu antaŭ 10 aŭ eĉ 5 jaroj. Tamen ŝajnas al ni, ke la nuna eldonmaniero, la nuna eldonkvanto prezentas la minimumon, por povi daŭrigi sukcese nian celadon : formi veran spiritan interligon sennaciecan inter la tutmonda anaro. Ne forgesu, ke antaŭ kelkaj jaroj « S-ulo » aperis ĉiusemajne, k en iu tempo tiuj semajnaj numeroj estis dekdu-paĝaj ! Malgraŭ la relative alta sumo, kiun prezentis tiutempe la kotizo de abonanto, la K-doj subtenis sian ĵurnalon. Kaj nuntempe, ĉe reduktita paĝokvanto k malpli ofta apermaniero, oni konsentu ankaŭ vidi, ke la abonprezo estas konforme malaltigita. Plia malpliigo de la prezo ĉe la nuna eldonkvanto bedaŭrinde ne estas atingebla. Ne nur la ekonomia krizo, sed ankaŭ ĝuste la politika krizo kun la ŝvelinta faŝismo muĝas kontraŭ nian ŝipeton. Tamen, ĝi teniĝas firme (legu aliloke pri la financa situacio !), k la fundamento de la tuta konstruo niaopinie estas la regule aperantaj k informantaj periodaĵoj.

Rilate la enhavon de « S-ulo » ni refoje atentigas al la estraroj de L.E.A.-oj, ke ili havas rajton okupi spacon en la oficiala organo de SAT. Ne ĉiuj ankoraŭ kutimiĝis havigi al ni de tempo al tempo raportojn (resume verkitajn kompreneble) pri sia agado, siaj progresoj, siaj deziroj ktp. Krome ni turnas nin al la abonantoj k precipe SAT-membroj. Ni atendas diskut-artikoletojn, koncernantajn la movadon, eĉ koncernantajn la lingvan flankon de la gazetoj, ktp. Se la voĉo de l’redaktoro aŭdiĝu en la gazeto, — bone, aŭdiĝu eĥe ankaŭ tiu de la legantoj. Evidente, en 6 paĝoj oni ne povas meti multon ; sed oni povas resumi negravaĵojn, k tiam restos ĉiam sufiĉe da loko por gravaĵoj. Per kunlaboro

— página 3 —

SENNACIULO 57

« S-ulo » povos nur gajni k pli verece speguli la « animon » de nia Asocio.

Rilate kunlaboradon al « Sennacieca Revuo » ni estis sufiĉe bonŝancaj en la pasinta jaro, ĉar precipe el k pri terorlandoj ne mankis raportoj. (Certe originale verkitaj k tial interesaj por ĉiuj). Sed ni ne scias, ĉu tiu stato daŭros ; tial ni en nia alvoko en la maja n-o direktis vian atenton ankaŭ al « S.R. ». La tasko de « S.R. » cetere estas klare difinita : Ne okupante sin kiel « S-ulo » pri aferoj el la esperantista vivo, ĝi estas tiu ampleksa peresperanta informilo k komunikilo, per kiu SAT volas influi eduke k klerige sur siajn anojn, forpelante iom post iom el iliaj cerboj k plej intimaj emocioj la aĉan nacian pensmanieron. La proletaj depostuloj konturiĝas ĉiuj tra la artikoloj de tiu Revuo.

Ankaŭ « S.R. » povus profiti el pli multnombra kunlaborantaro. Eĉ rilate ĝian literaturan parton okazis antaŭ kelkaj monatoj, ke la redaktoro mem estis devigata serĉi tradukindan materialon k ĝin traduki…

« La Lernanto » povas fieri esti la plej multlegata tiaspeca gazeto. Ĝin ja ricevas ne nur ĉiuj « S-ulo »-abonantoj, sed ankaŭ ĉiuj svedaj lab. esperantistoj k krome ioma nombro da izol-abonantoj. Ĉi-jare oni ne kritikis ĝian enhavon. Por la infana rubriko tute mankas kunlaboro. Eble niaj Gek-doj ĉiuj estas seninfanaj, aŭ malŝatas okupi siajn idojn pri esperanto ! ? ? Por la ceteraj rubrikoj ni ankaŭ atendas pli da kunlaboro, k precipe el la rondo de l’novebakitaj esperantistoj…

Malfavore kritikis la redakcion unu K-do, nome K-do Veder el Nov-Jorko. Kvankam multaj el liaj kunlaboraĵoj aperis en niaj organoj, k eĉ en tiuj speguliĝis la aparta politika opinio de la aŭtoro, Veder ne estis kontenta. Ĉar la redakcio, interkonsente kun la P. K., rifuzis diversajn teoriajn artikolojn verkitajn de K-do Veder aŭ laŭ polemika maniero netolerebla en niaj gazetoj, aŭ laŭ la maniero de citado el diroj de aŭtoritatuloj, maniero, kiu ne servas por igi interesaj k logaj niajn gazetojn, kiuj vokas al memstara pensado. Ni pretas respondi, ĉe la Kongreso, pri tiaspecaj kritikoj.

Ni ne liveras ĉi tie statistikojn pri la materialo aperinta en la gazetoj, 1. ĉar ĝia tuta amplekso ne estas tioma kiel en la tempo de semajneco de la ĉefa organo, k 2. ĉar ni aperigas (laŭ la deziro de kelkaj) ĉe la fino de gazeta jaro Enhavtabelon pri la dum la tuta jaro aperinta materialo (tio jam okazis, por « S-ulo » en la oktobra n-o de 1933, por « S.R. », en la februara n-o de 1934).

14-a Kongreso de SAT en Valencio (Hispanio)

3.-8. aŭgusto 1934.

[BILDO p.3 | 67,8,88,20] Emblemo de la XIV-a SAT-Kongreso: laboristo levanta stelon kun la vorto «Esperanto» super la silueto de la urbo; surskriboj «XIV. Kongreso de SAT» kaj «Valencia-Hispanio 3-8 aŭg. 1934».

Sepa k lasta Komuniko

RABATILO. — Al ĉiu aliĝinto ni sendis jam la vojaĝkarton pere, de kiu oni akiras proksimume 40% da rabato ĉe la hispaniaj fervojoj. Tiu, kiu deziras partopreni la postkongresan ekskurson al Zaragozo, menciu tion ĉe la ekaĉeto de la bileto, ĉar oni devas pagi kune la iron k la revenon.

ALVENO. — Tuj post alveno en Valencio, turnu vin al la Akceptejo, ĉe la Ejo de la Grupo Laborista Esperantista, strato Horno del Hospital, 12, por ricevi la oficialan materialon. En la stacidomoj deĵoros K-doj kun rubando. Se vi ilin, tamen, ne renkontus, demandu al policano pri la Hospitalo, kiu kuŝas apud nia sidejo, kiu ja estas tre facile atingebla per tramo n-o 5 de la ĉefa stacidomo ĝis la Hospitalo mem. En okazo de konfuzo voku tuj al telefono 11692.

KONGRES-MATERIALO. — Al ĉiu kongresano alveninta ni donos kovertegon kun taŭga dokumentaro, inter kiu certe meritas specialan atenton la Program-libro, kiu estos bona memorilo pri la Kongreso. Tiu, kiu aliĝis k bedaŭrinde ne povos ial partopreni, ricevos ankaŭ la Kongres-materialon tuj post la Kongreso.

DIVERSAĴOJ. — Dum la Kongreso okazos strata nomiĝo al D-ro Zamenhof. Ni atendas por nia XIV-a salutleterojn, poŝtkartojn k telegramojn, kiuj certe plivigligos ĝin k montros per tio, ke almenaŭ spirite ĉiuj ĉeestas nian Kongreson. Memoru ankaŭ sendi aŭ sendigi, se vi estas el tiuj, kiuj alvenos, ĵurnalojn k gazetojn nacilingvajn aŭ esperantajn. Ne forgesu kunporti la provizoran karton ! Se vi aliĝis sen intenco partopreni, faru lastan penon k venu nepre al Valencio. Instigu ĝis la tago de via forveturo pliajn K-dojn, por ke ili aliĝu ankoraŭ k venu kun vi.

Ĝis baldaŭ do, K-doj, kun brakoj malfermitaj atendas vin ĉiuj prolet-esperantistoj el Valencio k je ĉies nomo, la

Organiza Kongres-Komitato (Horno del Hospital, 12, Valencio)

RESUMA PROGRAMO (provizora)

de la XIV-a SAT-Kongreso

Vendrede la 3-an.

  • Akcepto de la perbicikla karavano.
  • Interkonatiĝa vespero.
  • Diserto de K-dino Elinjo Pähn el Estonio.
  • Amuzoj ĉe la foiro.

Sabate la 4-an.

  • Akcepto de la Nederlanda Karavano.
  • Vizito tra la urbo
  • Akcepto en la urbdomo.
  • Ĉeesto al muzika konkurso ĉe la taŭroludejo.
  • Diserto de K-do Bartelmes el Parizo.
  • Popolaj dancoj k artofajraĵoj ĉe la foiro.

Dimanĉe la 5-an.

  • Vizito al muzeoj.
  • Malkovro de tabulo por nomiĝo de strato al D-ro Zamenhof.
  • Diserto de K-do Jaume Grau Casas el Katalunio.
  • Ĉeesto al la famkonata Valencia florbatalo.
  • Solena Malferma Kunsido de la XIV-a SAT-Kongreso ĉe la Universitato, kie okazos la ceteraj laborkunsidoj.

Lunde la 6-an.

  • Unua Laborkunsido.
  • Fakaj diverstendencaj kunvenoj.
  • Libervola ekskurso.
  • Orkestra koncerto k esperanta prezentado ĉe la Muziklernejo.

Marde la 7-an.

  • Dua Laborkunsido.
  • Fakaj profesiaj kunvenoj.
  • Libervola ekskurso.
  • Diversaj aranĝoj.

Merkrede la 8-an.

  • Tria Laborkunsido.
  • Diversaj specialaj fakkunvenoj.
  • Oficiala ekskurso.
  • Adiaŭa renkontiĝo.

Propono al la XIV-a Kongreso

  1. Mi proponas krei « Internacia Verda Helpo »n, kiu similu al la Ruĝa Internacia Helpo k protektu la persekutatajn prolet-esperantistojn en iu ajn lando, kiun ili vizitos.

Ludoviko Korrons (18 930).

— página 4 —

58 SENNACIULO

Kvina listo de Aliĝintoj.

  • 241 K-do J. Puèrtolas, Zaragozo, Hisp.
  • 242 » H. Svensson, Hasselby-Villastad, Svedio.
  • 243 Grupo Sevilla Esperantista, Sevilla, Hisp.
  • 244 K-do G. Landsmann (Italio)
  • 245 » J. Banet, Barcelono, Hisp.
  • 246 » F. Jobey, Romans, Francio.
  • 247 » K. Birger, Amal, Svedio.
  • 248 » P. Mauget, Pruillé, Francio.
  • 249 » J. Valdès, Callosa, Hisp.
  • 250 » F. Valdès, Callosa, Hisp.
  • 251 » J. Amat, Callosa, Hisp.
  • 252 » K. Hunold, Germ.
  • 253 » P. Schalmey, Germ.
  • 254 K-dino A. Larson, Trovi, Svedio.
  • 255 » J. Martinez, Sollies, Francio.
  • 256 » M. Estour, Solliès, Francio.
  • 257 K-do J. Estour, Solliès, Francio.
  • 258 » E. Agholm, Stokholmo, Svedio.
  • 259 K-dino I. Hamberg, Stokholmo, Svedio.
  • 260 K-do E. Barbezat, Peseux, Francio.
  • 261 K-dino L. Lagenès, Toulouse, Francio.
  • 262 » P. Maisonneuve, Privas, Francio.
  • 263 » S. Brun, La Souche, Francio.
  • 264 K-do E. Raymond, Marseille, Francio.
  • 265 » H. Durand, Marseille, Francio.
  • 266 » J. Estan, Faugères, Francio.
  • 267 K-dino M. Javelle, St. Etienne, Francio.
  • 268 » C. Naquin, St-Etienne, Francio.
  • 269 » J. Cottancin, St-Etienne, Francio.
  • 270 » J. Merle, St-Etienne, Francio.
  • 271 » L. Merle, St-Etienne, Francio.
  • 272 » M. Porte, St-Etienne, Francio.
  • 273 K-do F. Porte, St-Etienne, Francio.
  • 274 » R. Toda, Barcelono, Hisp.
  • 275 » K. Stiekel, Haarlem, Nederl.
  • 276 » B. Regt, Rotterdam, Nederl.
  • 277 » J. Bout, Rotterdam, Nederl.
  • 278 K-dino J. Bout, Rotterdam, Nederl.
  • 279 K-do P. v. Bokhove, Amsterdam, Nederl.
  • 280 K-dino W. v. D. Meer, Leeuwarden, Nederl.
  • 281 K-do S. J. Hansma, Snulde, Nederl.
  • 282 K-dino C. A. v. D. Griend, Amsterdam, Nederl.
  • 283 » A. C. v. D. Griend, Amsterdam, Nederl.
  • 284 K-dino R. Kardolus, Delft, Nederl.
  • 285 » A. Timmer, Arnhem, Nederl.
  • 286 K-do J. L. Llavenburg, Rotterdam, Nederl.
  • 287 » J. Munsses, Purmerend, Nederl.
  • 288 K-dino A. Nyenhius, Arnhem, Nederl.
  • 289 K-do F. Oliemens, Rotterdam, Nederl.
  • 290 K-do N. D. v. Biezen, Rotterdam, Nederl.
    1. » A. Backer, Texel, Nederl.
  • 292 » M. Naya, Valencio, Hisp.
  • 293 Grupo Ĝerona Espero, Gerono, Hisp.
  • 294 K-do J. Camino, Las Palmas, Hisp.
  • 295 » C. Hogenbirk, Zwolle, Nederl.
  • 297 » W. Kloeke, Zwolle, Nederl.
  • 298 » F. Vila, Barcelono, Hisp.
  • 299 J. Arguèdas, Barcelono, Hisp.
  • 300 K-dino J. Campbell, Dunfermlino, Britio.
  • 301 K-do W. Campbell, Dunfermlino, Britio.
  • 302 K-do J. Constable, Corssgates, Britio.
  • 303 » R. Albero, Cocentaina, Hisp.
  • 304 » F. Navarro, Utiel, Hisp.
  • 305 » E. Martinez, Cheste, Hisp.
  • 306 » P. Ballaruk, Sabadell, Hisp.
  • 307 » M. Bourlot, Solliès, Francio.
  • 308 » O. Hellerstedt, Karlstad, Svedio.
  • 309 K-dino C. Suay, Valencio, Hisp.
  • 310 » V. Bueno, Zaragozo, Hisp.
  • 311 K-dino Lolita Mari, Valencia, Hisp.
  • 312 K-do V. Almenar, Valencia, Hisp.
  • 313 » F. Pallas, Valencia, Hisp.
  • 314 » F. Lonte, Amsterdam, Nederl.
  • 315 » L. G. Bouchard, Ĝenevo, Svisio.
  • 316 » V. Marin, Valencia, Hisp.
  • 317 » J. Gomez, Valencia, Hisp.
  • 318 » F. J. Montesinos, Valencia, Hisp.
  • 319 » F. Zaragoza, Orihuela, Hisp.
  • 320 » J. Bernardino, Lisbono, Portug.
  • 321 » E. Faria Santos, Lisbono, Portug.
  • 322 » A. Noguera, Palma-Mallorca, Hisp.
  • 323 » G. Meneu, Palma-Mallorca, Hisp.

Ĉi tiu lasta Listo entenas nur la aliĝintojn, kiuj aliĝis antaŭ la 7-a de julio

Ni ricevis poŝtkarton kun la poŝta stampo reklamanta pri la okazigo de nia Kongreso, en esperanto, forsendita de la Valencia poŝtejo. Ni intencis kliŝe reprodukti ĝin ĉi tie, sed bedaŭrinde la stampo estis ne sufiĉe forte presita por permesi la kliŝigon. La K-doj notu pri la grava propaganda valoro, kiu kuŝas en tiu aranĝo atingita ĉe la poŝta ministerio !

El nia Leterujo

Strikmovado en Belgio.

Depost la unua de marto strikas en Verviers la gelaboristoj de la teksejoj. Je nombro de 16.000 ili rezistas energie al monavida kapitalistaro, kiu volas ruze k trude apliki arbitrajn novajn laborkondiĉojn. La plej grava estas, ke la mastroj ne plu volas rekoni la sindikatojn. Iujn tagojn la urbo aspektas kiel sieĝata ; tratrotas ĝin ĝendarmoj, tial ke kelkaj strikrompantoj estas malestime alkriataj k kelkfoje batataj de strikantoj. Ĉiokaze la ĝendarmoj montras, ke ili estas malkompatemaj al sin defendanta laboristaro ; tion tro facile forgesas multaj Gek-doj. La solidaro ĉi tie kontentige funkcias.

Tusino (17.768).

La senlaboreco — kruela malamiko de nia penado !

« Kara SAT ! Estante senlaborulo mi ne plu povas renovigi mian abonon, tion mi tre bedaŭras, sed kiam tio estos denove ebla al mi, estu certa, ke mi tuj reabonos, ĉar mi opinias, ke SAT estas la plej taŭga ilo por komprenigi k disvastigi la esp-an ideon…. »

Bedaŭrinde ne maloftaj estas la skribaĵoj ricevataj de ni, kiuj similas al tiu ĉi venanta el Belgio.

Disfamigo en Germanio.

Germana K-do skribas : « Oni rakontis, ke en Francio esperanto estis malpermesita, kion mi tre bedaŭrus ». Fakte ni ankaŭ. La germanaj K-doj estu trankvilaj ! Ne nur esperanto bone progresas, sed ankaŭ SAT vivas k disvolvas grandan aktivecon, kiel montras la ĵus aperinta dua eldono de la « Plena Vortaro ».

2-a Laborista Altlernejo Esperantista

Kiel lastjare en Stokholmo por la unua fojo, nunjare en Valencio por la dua fojo, okaze de la XIV-a Kongreso, estos aranĝata Lab. Altlernejo, en kiu lekcios diverslandaj K-doj pri klerigaj temoj. Ĝis nun estas antaŭviditaj tri lekcioj (disertoj), pri kiuj trovu la informojn en la « provizora programo » (p. 57.)

Al Nederlandaj SAT-anoj !

Pro tro malgranda nombro da vagonarvojaĝontoj al la Kongreso, ne eblas aranĝi tien karavanon. — La membroj mem prizorgu laŭeble la kotiz-aferojn kun SAT, ĉar landa peranto ne ekzistas.

Por Amsterdama SAT-rondo, H. Bishoff, urba peranto.

Memornoto

PRIESPER. ARTIK. K NOTOJN ENHAVIS : Arbetaren, Stokh., 5., 7.6., Signalen, Stokh., 7., 14., 21.6., De Fakkel, Amsterdamo, 1., 15.6., 10.7.

PRI LA SAT-KONGRESO ENPRESIS : De Fakkel, Amsterd., 3.7.

TRA LA ESPERANTA GAZETARO

Spertoj de lerneja instruado.

En « Lingvo Internacia » (Ateno), D-ro Stamatiadis konigas la rezultojn de lerneja esp. instruado en lia regiono. Li konstatas, ke nedeviga instruado (kiu okazas jam 8 jarojn en Grekio, laŭ pluraj ministeriaj dekretoj) estas senfrukta por la progresoj de nia afero. Aliflanke la deviga instruado, tia, kia okazis dum 2 jaroj (ekde 1910) en la insulo Samoso, donis vere bonegajn rezultojn. Klarigo : la nedevigajn fakojn malzorgas lernanto tuj, kiam prezentiĝas ekzamenoj en la devigaj lernfakoj. Prezentiĝas en la lernejoj do la samaj fenomenoj kiel en la eksterlernejaj kursoj de nia lingvo : iom post iom la kursanoj forlasas la lernadon, k restas nur la plej… obstinaj.

Alia triumfo.

Ni legas en « Internacia Pedagogia Revuo » (n-o 3) en « Impresoj pri la Viena Konferenco » : « … Malgraŭ necesaj limigoj de tempo k materio, la radia elsendado de la reprezentantoj de deksep nacioj, de Finnlando ĝis Peruo, dank’al esperanto, estas alia triumfo… »

Sed — se oni konsideras la spiritan nivelon de tiuj eldiroj de la reprezentantoj, la vorto « triumfo » ŝajnas al mi vera eŭfemismo. Oni juĝu ! La unua parolanto, reprezentanto de Anglio, diris pri la temo « Impresoj pri Aŭstrio k pri la Internacia Konferenco » jenajn « gravajn » vortojn : « Ja, la veturo de Anglujo al Aŭstrio estas ĉarma ». Nu jes, estis necesaj limigoj de tempo k materio !

N. B.

« Ni sovaĝuloj tamen estas pli bonaj homoj ».

« Nia Gazeto » (n-o 5, junio) rakontas pri eskima tagmanĝo k pri la vivo de la eskimoj. Vere bele esprimiĝas la nobla animo de l’eskimo en la juĝo pri eŭropano, kiu mensogas : « Kia stranga homo, li povas havi du pensojn pri la sama afero ! » S-ro Grenkamp aldonas :

« La eŭropanoj ĝenerale faras multe da malbono al tiu primitiva, sed tre nobla popolo ». — Jes, vere, la eŭropanoj. — Kiom da noblaj popoloj pereis sub la diableca regado de tiu armita bestaro, loĝanta hodiaŭ kiel malicaj baciloj en ĉiuj anguloj de la mondo. Ĉiuj veraj valoroj polviĝis, kiam la eŭropanoj starigis sian grandan oran bovidon, ĉirkaŭ kiu ili dancas kiel frenezuloj : La alta ĉina kulturo konfuciana, la indianaj moroj, ankoraŭ daŭrantaj malgraŭ la hispanaj krimuloj invadintaj Amerikon…

H. P.

[REKLAMO p.4] Eble vi ne konsentos kun la enhavo de ABSOLUTISMO la ĵus aperinta broŝuro de E. LANTI. Eble vi eĉ skuos kolere la kapon dum la legado, tamen estas tutcerte, ke vi duoble profitos tian legaĵon : vi ĝuos belan, klaran stilon k via cerbo estos instigata al meditado. Sekve tiu verketo devas nepre troviĝi en ĉies manoj ; nenial prokrastu ties aĉeton ; neniam maltrafu la okazon ĝin pripropagandi ; neniel vi bedaŭros vian penon ; nenies riproĉon vi ricevos — krom eble de fanatikuloj. — Cetere ĝi estas tiom malkara, ke vi preskaŭ neniom elspezos k ĉiom profitos. Prezo : 1 fr. fr. 16 pĝ. Form. 13 × 20 cm. SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20.

— página 5 —

Fervojistaj esperantistoj en Svisio

La unua Nederlanda fervojista esperantista grupo (mallongigite UNFEG), subsekcio de la Unuiĝo de tram- k fervojistoj, aliĝinta al la Nederlanda Federacio de Lab. Esp-istoj, faris de 14.-19. majo vojaĝon tra Svisio.

Ni serĉis k trovis pere de I.T.F. k IFETT¹ kontakton kun svisaj esperantistaj fervojistoj. K-do W. Perrechon el Berno estis tuj preta kompili por ni planon. Ne estis facile por li plenumi niajn dezirojn, ĉar la vojaĝo devis esti unue propagandvalora, due interesa, trie amuza k ĉefe: malmultekosta. Ni honeste konfesas, ke ĝi superis niajn atendojn. Ni laŭplane vizitis Bazileon, Ŝafhaŭzenon, Zŭriĥon, Belinzonan, Luganon, Bernon, k Bilon. En kvar urboj ni estis kore akceptataj de esp-istoj. Ankaŭ la svisa fervojista sindikato akceptis nin k donacis kelkajn belajn presaĵojn. Ĉi loke ni tutkore dankas ĉiujn, kiuj agrabligis nian restadon per sia oferemo k gastigemo. Ĉar ankaŭ du svedoj k du ĉeĥoj partoprenis la vojaĝon, regis vere internacia spirito. La aŭstrianoj k a. sciigis al ni, ke pro financaj aŭ politikaj cirkonstancoj ili ne povas partopreni. Ni havas la konvinkon, ke la esp-a semo, kiun ni semis, donos estonte fruktojn.

Fervojistoj k tramistoj, fariĝu IFETT-, sed precipe SAT-anoj!

A. Demmenie (17 473), Amsterdamo.

[BILDO p.5 | 19,19,75,36] Grupfoto de la fervojistaj esperantistoj antaŭ stacidomo; antaŭe kelkaj tenas flagon kun verda stelo kaj la literoj UNFEG, dekstre oni levas alian flagon.

¹ Ni volas substreki ĉi tie la deziron esprimitan de norvega tramista K-do, kiu petas siajn kolegojn atenti pri tio, ke nura aneco al la profesia esp-ista unuiĝo (IFETT) neniel povas anstataŭi la anecon al la tutmonda organizo de lab. esperantistoj: S.A.T. — Red.

La opinio de junulo.

LA FAŜISMO, Karlo Marks k mi

Kiam mi legas en la gazetoj pri la grandaj venkoj de la faŝismo, mi iun fojon pensas: Estus plezurige, se Karlo Marks ekstarus k povus ekvidi, kio okazas nuntempe. Kion li dirus? Eble li ree fermus siajn okulojn k ne volus vidi. Sed se li rigardus ĉirkaŭ la mondo, li certe iĝus tre pensema.

Mi imagas, ke mi trafus lin iun tagon.

« Kia la mondo estas? Kie la socialismo, kie miaj libroj, kie la marksanoj estas? Germanio ja estis la naskolando de l’marksismo — mi ne komprenas, kiel miaj lernantoj tie suferis malvenkon. Ankoraŭ unu tia malvenko, k mi restos sen armeo. Ĉu la marksanoj ne legis miajn librojn? Respondu min! »

« Estu trankvila, patro! Kiel vi vidas, la mondo tamen movadas sin. Estas tamen strange, ke ekzistas homoj, kiuj volas tordi la tempon k la mondon dorsdirekten. Kaj la marksismo — estas iel tro malnova, patro! Kaj viaj lernantoj — hu, patro, ili estas strangaj homoj — kredu al mi, patro, estus pli bone, se vi ne estus skribinta viajn librojn! Tiam la laboristoj eble povus fari ion, sed nun ili povas fari nenion. Ĉar estas tro multe da homoj, kiuj legis viajn librojn, sed ili ne komprenis, kion ili legis. Ili legas, skribas, paroladas; paroladas, skribas k legas, k kompreneble neniam povas forigi la disiĝon el la laborista movado. La laboristoj estos malamikoj por viaj malnovaj frazoj — ĉar viaj frazoj nuntempe ne estas tute korektaj. Estas la plej granda eraro de la laborista movado, ke ĝi faris vin Dio! »

« Ho, knabo, ĉu la marksanoj faris min Dio, ĉu ili kredis, ke miaj vortoj estas vortoj de Dio? Tion mi ne opiniis, mi ja kreis al vi bonan armilon, k kompreneble, oni devas uzi la armilon, sed ne senintelekte. Mi ja mem ne estas marksano! Sed — kial la strangaj blondaj bestoj en Hitlerio volas tordi la evoluon dorsdirekten, k kial oni tiel malbone traktas la judojn? »

« Kompatinda Patro, estas stranga ĉio. Vi ja skribis en la Komunista Manifesto, ke la proletaro plimultiĝos. Sed nuntempe la proletaro malmultiĝas, sekve de la reganta industriismo. Kaj vi skribis, ke unueco de vivcirkonstancoj inter la laborista klaso kreskos, vi skribis, ke la meza klaso aliĝos sin al la proletaro. Ambaŭ frazoj estis eraroj. La vivcirkonstancoj inter la proleta klaso efikas ĝian disigon, sekve de senlaboreco k diseco de la nacioj k pro malsimilo inter eksporta k hejma industrioj.

[REKLAMO p.5] Ĉu vi ne ofte senkonsiliĝas pri la uzado de tiu aŭ alia esperanta vorto? Nu, donas aŭtoritatan konsilon al vi la PLENA VORTARO DE ESPERANTO Dua eldono 512 paĝoj. Form. 14 × 20. Tole bindita: 60. ffr. plus afranko: por Francio: 2.40 ffr., landoj aliĝintaj al la Stokh. konvencio: 4.40 ffr., ceteraj landoj: 7.20 ffr. SAT-anoj rajtas ricevi propran ekzempleron por 54 ffr.— ffr. (inkluzive afranko) SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20.

« La meza klaso ne volas aliĝi sin al la socialista movado. Ĝi provas nuntempe en Germanio levi sin mem al la povo. Ĝi timas la proletaron, ĝi volas iĝi superklaso. Kaj la proleta klaso mem provas ĉiel imiti la superklason, tamen nur rilate malbonajn kvalitojn. La socialista homo mankas ĉie. La faŝismo senkonscience eluzas la mizeron de l’laborista movado. En socialistaj estraroj estas tro multaj maljunuloj, kiuj ne havas kuraĝon, ne volon. Sed en la jaro 1914 ili havis kuraĝon k volon, tiam ili perfidis la socialismon. Ĉu estas strange, ke la laboristoj ne volas defendi tian socialismon? Iu batalo kontraŭ la faŝismo ne estos, antaŭ ol la nova generacio kaptos la plenuman potencon de l’laborista movado — ne ploru, Kaĉjo, sed mi nur diras la veron al vi! »

« La veron al mi? Mi ja estas lernanto de Hegel, do mi scias, kio estas la vero. Kaj ankaŭ mi ja estas scienculo, ĉu ne? Ĉu miaj tezoj pri la evoluado ne montriĝis ĝustaj? »

« Jen, Patro, pri tiu ĉi afero la socialistoj (do doktoroj k profesoroj) disputas. Kaj tial oni ne havas tempon por batali kontraŭ la faŝismon. Vi faris tezon, la faŝistoj faris kontraŭtezon: Kie estas tiu homo, kiu trovos la sintezon? »

« La socialismon oni ja diris morta multajn fojojn, sed kiel la birdo Fenikso ĝi ĉiam ekstaris! La ideo de l’socialismo neniam povas morti, ĉar ĝi havas — kion la faŝismo ne havas — ĝi havas animon, sed la faŝismo nur havas pugnon. Tial, knabo, vi trankvile povas labori k esperi. Ĝis revido! »

« Dankon, Patro, ĝis la — ! »

— página 6 —

En nia Movado

(Kroniko)

HISPANIO. — Bilbao. La loka Laborista k Kultura Klubo aliĝis al SAT.

NEDERLANDO. — Rotterdam. La 2. junio la 3-a sekcio de l’Fed. de Lab. Esp-istoj inaŭguris sian Propran Domon, situitan Cath. Beersmansstrato 90. En la oficiala akcepto paroladis unue K-do Eerdmans, kiu memorigis pri la starigo de l’sekcio antaŭ 3 jaroj k komparis la tiaman situacion kun la nuna, en kiu pro multiĝo de l’membroj necesis lui propran salonon. La domkomitato entuziasme laboris sub sperta gvido de K-do v. Vlaardingen. La sekcio nombras 115 membrojn, inter ili 30 SAT-anoj. Poste parolis la prezidanto de Ned. LEA, K-do Faulhaber, gratulante la sekcion; li ankaŭ parolis vespere ĉe festo vizitita de 110 K-doj pri « kontrastoj en la ned. esp. movado ». Ankaŭ parolis K-doj de Regt k Bout, k reprezentantoj de Lab. Radio-Unuiĝo VARA, de Kleriga Instituto k Lab. Sportunuiĝo, k multaj aliaj.

NORVEGIO. — Oslo. La ŝoforoj en Oslo, sekvintaj kurson de K-do Amundsen, estas oficiale agnoskitaj kiel gvidantoj por eksterlandaj turistoj.

KIAL NI FARAS VOJAĜON PIEDIRE?

Ekzistas troproduktado en la mondo, dum granda parto de la laboristaro estas senlabora. La ankoraŭ funkciantaj laboristoj havas duonan labortagon, kompare kun la komenco de tiu ĉi jarcento, sed ankaŭ malaltiĝis aŭ tute perdiĝis la laborĝojo. La libera tempo ne estas bonuzata. Oni interesiĝas preskaŭ nur pri sportekscesoj: rapidego, takto, same kiel en la fabrikoj. Neatentante la ĉirkaŭaĵon, oni flugrapidas en aŭtomobilo aŭ sur motorbiciklo tra la belega pejzaĝo, rompante la harmonion. Neniu amo por la naturo, kvankam ankaŭ la tekniko estas grandioza manifestacio de ĝi. Entute la amo kaŝiĝis malantaŭ la materiaj interesoj. Dum oni adoradas la maŝinon, la homo estas apenaŭ estimata.

Tiel ni ne pli longe povas vivi! Ni volas, ke la laboro nin ĝojigu, aŭ pli mallongan labortempon, por ke liberiĝu pli da tempo por kleriĝo: Se estas eliminata la produktado por arte vekitaj bezonoj, k la laboro celkonforme estas dividata, ni jam ŝparas konsiderindan nombron da laborhoroj. Per tio estos trovata feliĉo k amo. Sed ĉar tiel malmultaj homoj aspiras al tio, la vivo fariĝis sencela por ni.

Ni entreprenas pied-vojaĝon, por konigi nian idealon al la homoj, k esperas tiele pli intime kontaktiĝi kun simpatiantaj individuoj k grupoj, kiujn ni volas partoprenigi en nia vivoĝojo, interparolante k kantante. Ni estas kvarope, el kiuj du inoj, k ni intencas vagadi proks. unu jaron, dormas en tendeto, vivas vegetare. Farante skizojn k fotojn, skribante vojaĝimpresojn k kantante kun gitar- k mandolinmuziko, ni esperas kontentigi niajn malgrandajn vivbezonojn, dum la nura vagado jam altgrade plezurigas tiujn, kies pretendoj estas moderaj.

Se prezentiĝas la okazo, ni volonte plenumas ian laboron, k fine nia plej granda deziro estas, reveninte Nederlandon povi atesti pri granda sukceso, pri deziro al amo ĉe multaj homoj.

Jan Remijn, Lenny Plas, Amsterdamo.

[REKLAMO p.6] Por ĉiuj kursoj taŭgas la SAT-instruiloj k -legaĵoj: Petro (6-a nove kompostita eldono), 116 p. 6.— ffr. Unua Legolibro, 104 p. Ilustrita. 6.— ffr. Proletaria Kantaro, kun muziknotoj, 180 p. 12.— ffr. SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20.

Ekster nia Movado

En la konferenco « Esp-o en la lernejon k praktikon », okazinta fine de majo en Vieno, partoprenis ĉefe esperantistaj neŭtralaj « eminentuloj », k krome « honoris » ĝin per sia ĉeesto pluraj aŭstriaj ministroj: tiu por komerco k trafiko, tiu por instruado, k — dum unu horo — eĉ la tre kristana kanceliereto Dolfus. Tujaj praktikaj rezultoj de la konferenco estas ne videblaj. Ĝi estis manifestacio, k jen verŝajne ĉio…

La nova urbestro de Hago (Nederlando), ĝis nun urbestro de Arnhemo, estas esperantisto, kiu kelkfoje jam publike parolis en esp.o.

En Stokholmo lernas nuntempe 66 kelneroj k 20 policistoj esp-on por… la momenta bezono okaze de la 26-a kongreso de l’neŭtraluloj en tiu urbo. Same komenciĝis pluraj kursoj por poŝtoficistoj.

La Internacia Foiro de Marsejo (Francio), okazonta en la dua duono de septembro, starigis esperanto-fakon.

Recenzejo

EUGENO MIĤALSKI: Kantoj de l’amo k sopiro. 48 pĝ. Form. 13×18. Prezo ne indikita. Eld. N. Ŝapiro, Nowolipki 8, Varsovio.

Kiel ordinara burĝo la sovetia poeto Miĥalski (kies « Prologo » aperis ĉe SAT) eldonigas nove-malnovajn poemojn ĉe privatulo-komercisto. Principoj ŝajne ne multe valoras por tiu lirika poeto, kies talenton neniu kontestas, kiu jam legis liajn muzikoplenajn dolĉagordajn versojn zorge poluritajn. La ĉi tie prezentitaj poemoj estas jam iom malnov-dataj, sed plejparte ne antaŭe publikigitaj. La temo mem, ĉe la fundo de ĉiu poezio, ne bezonas pravigon… la versoj estas fluaj, la lingvaĵo simpla k bona; moderigo rilate neologismojn. Ni notis nur jenajn laŭ ni malnecesajn formojn — p. 29, koŝmaro = inkubsonĝo; p. 36, infinita = senfina.

F. LINDÉN: Kurs i Esperanto (Esperanto-lernolibro por memstudo k studrondoj). unua partp; tria eldono (9.-14, milo). Eld. Förlagsföreningen Esperanto U.P.A. Stockholm. 84 paĝoj. Form. 12 × 19. Prezo: 90 oeroj.

Ni jam havis okazon priparoli tiun ĉi plaĉe prezentitan lernilon por svedlingvanoj, lerte k zorge kompilitan de la aŭtoro. Tria eldono pruvas ĝian neceson kaj ĝian ŝatatecon.

J.W. MINKE k F. BOOM-DE-VRIES, PAŜO POST PAŜO: Dua parto. 208 p. Form. 13×19. Prezo ne indikita. Eld. C.A.J. van Dishoeck N.V., Bussum.

Kiel la unua parto, tre detale prilaborita lernolibro (por holandanoj), kun abundo da ekzemploj k klarigoj. Sed same konsternas ankaŭ tiu neŭtralismo de la tekstoj, tiu sensignifeco de la frazoj, se oni pripensas, ke la ĉefa aŭtoro estas SAT-ano… « Lernolibro por ĉiuj » — nu, jes.

F. FAULHABER: Tra la Labirinto de la Esperanta Gramatiko. 328 paĝoj. Grandformata. Tole bindita. Prezo: 2.50 guld. + 10% afranko.

Grava helpilo por nederlandaj kursanoj, kiuj trovas en ĝi abundajn klarigojn pri ĉiuspecaj malfacilaĵoj de la esperanta sintakso.

DANLANDO: Ilustrita faldprospekto por turistoj, kun indiko de pluraj kelktagaj ekskursoj. Eld. Turistforeningen for Danmark, Vestre Boulevard 18, Kopenhago.

TIROLO (Aŭstrio): Ilustrita faldprospekto kun valoraj indikoj por turistoj. Eld. « Landesverkehrsamt für Tirol », Innsbruck.

Nekrologo

Ĵus mortis K-do Juan Lluch (Sat-ano 18.836) el Valencio, post longa malsano. Li estis nur 18-jara, tre konata sportulo. Li estis ankaŭ aliĝinta la Kongreson. Honoron al lia memoro!

O. K. K.

Korespondado

BRAZILIO. K-do Consantino Carvalho, ŝtato S. Paulo, Monte Aprazivel, dez. kor. per PI k L.

KANARIAJ INSULOJ. K-do Juan Santana Melian, J. Y. K. n. 24, Las Palmas, Puerto de la Luz, Canarias, dez. interŝ. PI kun ĉl Gek-doj, L pri sociaj temoj.

NEDERLANDO. K-do J. H. Danebroek, « Graaf Floris », Bekslaan 13, Vogelenzang-Bloemendaal, dez. kor. per PI.

K-do J. Kanij, Karel de Geerstr. 37, Den Haag, dez. kor. k interŝ. PI kun ĉl. Gek-doj pĉt. Resp. gar.

SVEDIO. Mezaĝa prolet-esperantisto dez. kor. kun prolet-esp-istino aŭ esp-isto, prefere el Aŭstrio. Baldaŭan resp. atendas K-do B. Jos. Jansson, Mora Noret.

Gek-doj ĉiulandaj! Sendu al lab. grupo por propag.-ekspozicio multajn poŝtaĵojn. Resp. gar. Sekret.: H. Stiekel, Gasthuisvest 31, Haarlem, Nederlando.

RADIO-PROGRAMO

28.VII.: Tour Eiffel (1.389 m.), 15.30-16.00 h., kabaredo k parolado. Lyon-la-Doua (463 m.), 20.10-20.20. 29.VII: Lille, PTT Nordo, 9.45-10.00. 4.VIII: Stockholm (426 m.) k ĉiuj svedaj sendstacioj, 20.00-20.45, malfermo de la 26-a Kongreso kun i.a. parolado de Privat. Minsk disaŭdigos kiel ĝis nun, en ĉiuj paraj tagoj de la monato.

La 15-an de aŭgusto geedziĝos: K-do V. SCHNEIDER, Sulzgries (Germ.) k K-dino GR. VAN ESSEN, N. Niedorp (Holando). Adreso: N. Niedorp (ĝis la 16-a de aŭg.); poste: Sulzgries b. Esslingen.

[REKLAMO p.6] Jam estas havebla en esperanta traduko de K. FRODING la plej emocia k pripensiga romano de Upton Sinclair: ĜIMI HIGINS (Jimmie Higgins) 372 paĝoj. Form. 13 × 19. Prezo: broŝ. 22.— fr.; bind. 29.50 fr. fr. — La dua volumo de l’A.D.L.E.L. serio! Liverota al ADLEL-anoj, nur se ili almenaŭ pagis la duan kotizo-parton. S.A.T., 67, avenue Gambetta, Paris XX.

[REKLAMO p.6] PER LUDO LERNU ESPERANTON — KOMENCKARTO

[BILDO p.6 | 69,67,96,89] Desegnaĵo: kvinpinta stelo kun la nomoj de la kontinentoj (Eŭropo, Azio, Aŭstralio, Afriko, Ameriko); sube terglobo kun la vorto ESPERANTO kaj profilo de viro, kiu parolas al ĝi; subskribo «LI PAROLAS AL LA MONDO».

Esperanta Kvartetludo, uzinda por instruo (ĝi paroligas nepre la komencantojn!). Inventis la Apeldorna « onklo Vilhelmo ». Prezo afrankite: 6.70 fr. frankoj. SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20.

N.º 420, 25 de agosto de 1934

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

10-a JARO, N-o 420 — MONATA ESPERANTO-GAZETO — 25. AŬGUSTO 1934

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO, ADMINISTREJO K SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO : 67, avenue Gambetta, Paris 20e Poŝtĉekaj kontoj je nomo de SAT-Paris : Bruxelles n-o 350 189, S’Gravenhage n-o 211 533, Kopenhago n-o 4 986, Paris n-o 1234 22, Stokholmo n-o 74 153, Wien n-o D-109 068, Zagreb n-o 41 448, Zürich n-o VIII-200 49. Alilande oni pagu per poŝtmandato je nomo de SAT, bonvalutaj devizoj en rekom. letero aŭ bankĉeko je nomo de « L. Bannier ».

NIA XIV-a KONGRESO EN VALENCIO

376 kongresantoj el 13 landoj impone manifestacias por la SAT-ideoj en Sudlando.

Tiuj ĉi miraklaj aŭgustaj tagoj de 1934 sub la ardega suno de la Valencia ĉielo restos sendube por ĉiama tempo en memoro al tiuj K-doj, kiuj havis la bonŝancon ĉeesti la XIV-an Kongreson de SAT, la unuan, kiu okazis en Hispanio, la unuan, kiu okazis en suda lando, — entute la unua internacia esperantista kongreso tie de 25 jaroj, depost tiu universala kongreso en Barcelono, kiun ĉeestis Zamenhof en la jaro 1909.

Estas tagoj vere neforgeseblaj por partopreninto, travivinto, tagoj en kiuj ree manifestiĝis kun impeta forto k fajra entuziasmo la dinamika forto kaŝita en nia lingva ilo : esperanto uzita k elprovita kun sperto k lerto per la buŝo de centoj da proletoj kunvenintaj el dektri landoj.

La Kongreso de Valencio estas inda ĉenero en la ĉeno de la SAT-Kongresoj k havos sian meritan lokon en la libro de la Historio.

[BILDO p.1 | 23,46,71,74] Foto de la malferma soleno en la Universitato: plena salono da kongresantoj antaŭ podio kun prezidantaro kaj flagoj; parolanto staras ĉe la tablo. Subskribo: «XIV-a Kongreso. Malferma Soleno en la Universitato. K-do Hernandez (O.K.K.) parolas.»

Ni trovis kongres-urbon, en kiu esperanto ne estis nekonataĵo ; male, la bonega propagando de la Valencia laborist-esperantistaro per laboro de longaj jaroj sisteme estis preparinta la grundon. Kaj nun alvenis el ĉiuj landoj plugantoj, por certigi la bonan rikolton de l’estonto. Esperanto estas parolata en Valencio ; en tiu urbo esperanto estas konsiderata kiel seriozaĵo. La popolo montris plenan atenton al nia afero, al nia kongreso, neniu infano malsciis pri esperanto. Ankoraŭ mi havas antaŭ mia imago la scenon, kiam juna knabo en la strato klarigis al pli malgranda la sencon k signifon de nia lingvo. Oni ja vidis la kongres-afiŝojn ĉie sur la muroj de la urbo, k eĉ en la montrofenestroj de tre multaj magazenoj ili estis elpendigitaj. Jen okulfrapaj atestiloj pri la grandega laboro plenumita de la kongres-organizintoj ! Dankegon ili meritas pro tio, kion ili faris por SAT k por nia movado ! — —

Mi forlasis Parizon la 1-an de aŭgusto k renkontis en la stacidomo nur unu K-dinon (el Anglio), kiu havis la saman celon, kvankam mi poste eksciis, ke troviĝas pluraj kongres-partoprenontoj en la vagonaro. Sed en la stacidomo regis en tiu ĉi unua libertempa tago eksterordinara homamasa alfluo, estis la « paca mobilizo de l’lernej-infanoj » forirontaj kamparen, tiel ke estis neeble interrenkontiĝi ĉe tia loko.

Forveturinte duope, ni restis solaj ĝis Narbono (en Suda Francio) ; tie ni trovis la faman Holandan karavanon, kiu estis sekvinta sian vojon aŭtobuse ĝis Avinjono k nun atendis ŝanĝ-vagonaron kun por ĝi speciale rezervita vagono. Troviĝante kelkajn momentojn en la kuireja vagonfako de la karavano, mi povis konstati, kiel bone funkciis la organizo de tiu ĉi kunvojaĝo ĉe la distribuado de manĝaĵoj k trinkaĵoj. Malfeliĉe la karavananoj ne ĉiam havis bonŝancon rilate la tranoktadon k kelkfoje trafis tre malmolan grundon por etendi la lacajn membrojn. Sed ili estis bonhumoraj malgraŭ lacego, k oni ridis k ŝercis.

La vagonaro kondukis nin tra mirindaj pejzaĝoj : sur unu flanko ni povis admiri la Mediteraneon kun ĝia profunda bluo k ĝiaj ĉarmaj golfetoj, sur la alia leviĝis la Pireneaj montegoj. La senutilaj landlimaj formalaĵoj k la akiro de l’novaj biletoj postulis multege da tempo ; ni tie renkontis doganiston, kiu subite rememoris, ke li iam estis komencinta lerni esperanton (antaŭ 20 jaroj) k kiu sub la impreso de la faktoj : la centoj da esperantistoj invadantaj Hispanion, reekflamiĝis por nia afero k promesis fariĝi vera esperantisto.

Kaj tiam multaj « Petroj » sekvis la ekzemplon de la lernolibra heroo k

— página 2 —

62 — SENNACIULO

alvenis en Barcelonon, kie ili ne bezonis erarvagi, ĉar esperantistaj deĵorantoj, plejparte K-doj, sed ankaŭ « neŭtralaj » bonvolaj helpantoj akceptis k zorge flegis la alvenintojn. Ĉe la stacidomo ni trovis deĵorantan fervojiston-esperantiston.

Kaj post nokta ripozo ni daŭrigis la vojaĝon suden, laŭlonge de la maro, tra tropikarbaj ĝardenegoj, je akvo avidegaj kamparoj, ĝis fine en fru-vespera horo ni atingis Valencion banatan de sunradioj. Deĵorantoj kun ruĝverdaj rubandoj akceptis nin plej kamaradece k kondukis nin al la Akceptejo en la Hejmo de la Laborista Grupo, kiu konsistas el pluraj ĉambroj (tuta etaĝo) k dum la kongresaj tagoj enhavis ekspozicion el verkoj de revoluciaj artistoj k ankaŭ ekspozicion de la trafiklaboristaro kun materialo ricevita ekskluzive de esperantistaj K-doj.

La dislogiĝo de l’alvenintoj en hoteloj okazis tute glate dank’al akompano de l’deĵorantoj. Menciinde estas, ke la hotelestroj konsentis gravajn rabatojn al la kongresantoj dank’ al antaŭaranĝoj faritaj kun la Organiza Komitato. Cetere por la nehispanaj K-doj la vivado en Valencio estis treege malkara (kun escepto por la portugaloj kompreneble), k tiurilate neniu K-do bezonis bedaŭri sian viziton al la Kongreso.

La 4-an de aŭgusto, je la tagmeza horo, okazis la solena akcepto ĉe la Urbdomo, en kies festsalono havis lokon mallonga interŝanĝo de bonvensalutoj inter K-do Azorin (Kordobo) por la kongresantoj unuflanke, k la urbestro de Valencio por la urbo aliflanke. La parolado de ĉi lasta estis tradukata esperanten de urba konsilanto. Ĉe la fino la prezidanto de la Organiza Komitato, K-do L. Hernandez, parolis flame k verve, respondante al la paroloj de la urbestro.

Malgraŭ tiu favora akcepto,strata manifestacio ne povis okazi pro malpermeso ; Hispanio ja troviĝas en alarma stato, k nia anaro ne konsistas el simplaj turistoj aŭ piaj preĝejvizitantoj, sed el internaciaj revoluciuloj. Kaj kiom da laboro restas por fari en Hispanio ! Ja la kontrastoj inter riĉo k malriĉo estas grandegaj, k en la stratbildo trafas la okulojn svarmoj da tre mizeraj virinoj k infanoj kun multe difektitaj vestaĉoj, dum aliflanke la pastroj aspektas bone nutritaj, same kiel la elegante vestitaj policanoj k ĝendarmoj. Klasaj kontrastoj !

En la sama tago, posttagmeze, okazis la unua lekcio de la Dua Laborista Altlernejo Esperantista, kiun faris K-dino Pähn el Estonio pri la moderna sovetia literaturo. Proks. 200 K-doj ĉeestis al tiu ĉi lekcio, kiu okazis dum tre granda varmego. Vespere, malfruege — kiel ĉiuj vesperaj aranĝoj en Hispanio, — aŭdiĝis la dua lekcio de la altlernejo pri la Kataluna Antologio k la hispana literaturo ; ĝin prezentis K-do Grau Casas el Barcelono, konata esperantista literaturisto. Ankaŭ tie aŭskultis ĉ. 200 K-doj. Post la noktomezo ni iris al la Foiro, kie la popolo amuziĝis dum la tuta nokto ĉe muziko k budoj k admiris la artfajraĵojn, kiuj leviĝis kun granda bruo al la stelita ĉielo. Ĉie oni rimarkis inter la miloj da homoj la grandan insignon de la SAT-Kongreso, k tie k alie malgrandaj grupoj da SAT-anoj promenadis inter la popola fluo.

Ekde tiu vespero ni kutimiĝis ne plu enlitiĝi antaŭ la 2-a aŭ 3-a horo matene. Sed pro tio ankaŭ ne regis akurato ĉe la matenaj aranĝoj. Post vizito al muzeoj dimanĉe matene okazis la Malkovro de tabulo por nomiĝo de strato al D-ro Zamenhof. Pri tiu ĉi ceremonio, ĉe kiu parolis reprezentanto de la urbo k la prezidanto de la O.K.K., K-do Hernandez, dum muzikistaro helpis plibeligi la solenon, donas impreson la bildo presita en tiu ĉi n-o (tamen ĉeestis la solenon multe pli da personoj, ol estas videblaj sur la bildo).

Posttagmeze ni ĉeestis sur rezervitaj lokoj al la fama Valencia Florbatalo, kiu per sia multkoloreco k la arteco de la ornamitaj ĉaroj estis vera ĝuo por la okuloj.

En la malfrua vespero de la sama tago estis solene malfermata la Kongreso en la Universitato. Ĉi tiu konstruo eble neniam antaŭe vidis tiel strangajn gastojn, kiel ĝi neniam antaŭe aŭdis tiel strangan lingvon. La malnov-jarcentaj profesoroj k protektintoj de la Universitato mute rigardadis el siaj pentrokadroj sur tiun strangan popoleton grand-parte tre senceremonie vestitan, nur en ĉemizoj k pantalonoj (pri tiu lasta fakto la faŝistema gazeto de la urbo estis ŝokita k permesis al si malfavoran rimarkon).

La kunsida salonego estis plenplena ĝis la balkono ; ĉeestis pli ol 1000 personoj. La orkestro de la Laborista Esperantista Grupo de Valencio dorlotis nin per belaj muzikaĵoj. K-do Hernandez bele k emocie salutparolis por la O.K.K. Kaj tiam ni aŭdis la diversajn reprezentantojn de esperantistaj organizoj, de la LEA-oj k de kelkaj aliaj institucioj. Fine estis la vico de la hispanaj, lokaj organizoj. Sed la unua reprezentanto de la loka Ĝenerala sindikata unuiĝo per akraj vortoj vipis la hispanan registaron k per tio atingis, ke la polico ĉesigis abrupte la daŭrigon de la kunveno (kiu tamen preskaŭ atingis sian finon).

En la unua laborkunsido, la 6-an de aŭgusto matene, oni aŭdas la salut-telegramojn k leterojn alvenintajn, poste elektas kiel prezidantojn la K-dojn Azorin (Kordobo), Boul (Roterdamo) k Olson (Stokholmo), konsistigas la sekretariaron k la propon-komisionon k aŭskultas la komentojn al la raportaro de la Plenum-Komitato (prezentitajn de K-do Bartelmes). K-do Boul raportas por la Konflikt-Komisiono. Post nelonga, sed vigla diskuto okazas la unuanima aprobo al la Raportaro de la P. K. k de la K.K.

Ardega suno atendas nin ekster la salono (en Koncerta domo), sed ni estas decidaj, ĉu partopreni unu el la frakciaj kunsidoj, kiuj okazas posttagmeze, ĉu ekskursi al kamparo aŭ maro. La komunista frakcikunsido ne okazis pro polica malhelpo.

Vespere, en la sama tago, ni retroviĝis en la Koncerta domo, por ĉeesti la Muzika-literaturan vesperon, ĉe kiu inter belaj muzikaĵoj K-do Bartelmes faris la Trian lekcion de la altlernejo pri « La Muziko kiel homa esprimilo ». K-do Guma amuzis nin per siaj memor-ekzercoj. Je la fino anoj de la loka grupo bele kostumite prezentis la prologon k unuan akton de tre sprita teatraĵo « La Kreitaj Profitoj » de J. Benavente. Riĉa aplaŭdo rekompencis ilian ludon. La vespero finiĝis per kantado de « La Internacio ».

La 7-an de aŭgusto, matene, okazis ĉe la dua laborkunsido vigla debato pri la proponoj, prezentitaj de K-do A. Pâris (Parizo) je la nomo de la Propon-komisiono. Tiu ĉi debato finiĝis per preskaŭ unuanima akcepto de la Malmö-a propono rilate kongresan rezolucion sendotan al Sovetio. La tekston de la Rezolucio oni trovas en tiu ĉi numero. Same estis akceptata propono de K-do el terorlando rilate unuecigon de la laborist-esperantista movado.

Kiel venontjara Kongresurbo estis de ĉiuj varme aklamata Parizo. Tiel elĉerpiĝis la laborprogramo de la Kongreso. Sed posttagmeze ni renkontiĝis denove ĉe la diversaj fakkunsidoj, el kiuj kelkaj (instruista, liberpensula) finiĝis per reorganizo de la fakoj, elekto de estraroj ktp. La revigligo de la fakoj havos gravan signifon por la profundigo de la tuta SAT-laboro.

Vespere K-do Pâris paroladis en la sindikatejo de Gaso, Akvo k Elektro pri la « edukado de laboristaj gvidantoj » antaŭ multaj esperantistaj k neesperantistaj aŭskultantoj (kun traduko hispanlingven). Okazis post tiu parolado vigla debato, kiun partoprenis precipe la ne-esperantistaj laboristoj.

— página 3 —

SENNACIULO — 63

La sekvantan tagon, la 8-an, jam multaj eksterlandanoj forveturis, interalie la holanda karavano. La ceteraj K-doj en kvar aŭtobusoj gajanime ekskursis al la marbordo (Saler), kie ili parte migris tra apudmara pinarbaro, parte pilkludis k parte banis sin en la maro apud belega plaĝo. Malgraŭ ke pluvetis en tiu ĉi tago, la ekskurso postlasos ĉe ĉiuj partoprenintoj agrablajn impresojn.

En kafejo malfru-vespere aro da nelacigebluloj ankoraŭ festis la adiaŭon ; mi mem estis tro elĉerpita k bonvenigis la okazon dormadi dum kelkaj horoj, por elteni la morgaŭan dutagan revojaĝon al Parizo.

Ni ĉiuj forlasis la gasteman Valencion kun la plej belaj impresoj rilate la estonton de nia movado, kun nova fervoro k nova entuziasmo, bone refreŝigitaj, por plenforte daŭrigi la batalon por nia kara afero k kun adiaŭa promeso sur la lipoj : « Ĝis revido en Parizo ! Vivu SAT !

N. B.

Statistiko de partoprenintoj ĉe la XIV-a Kongreso

Aliĝis Ĉeestis
Alĝerio 2 1
Argentinio 1 —
Aŭstrio 3 2
Belgio 1 —
Britio 15 11
Ĉeĥoslovakio 1¹ —
Danio 1 —
Estonio 1 1
Francio 65 54
Germanio 5 4
Hispanio 168 156
Italio 1 1
Nederlando 124 115
Portugalio 13 8
Sovetio 2 —
Svedio 22 21
Svisio 2 1
Tanĝerio (Maroko) 1 1
Usono 4 —
432 376

Sekve estis 156 kongresantoj el Hispanio k 220 el eksterhispaniaj landoj. Rimarkinda karakterizo, ke la eksterlandaj partoprenantoj multe superis la nombron de l’enlandanoj. Proporcio favora el la sennacieco !

Rezolucio de la XIV-a Kongreso de SAT en Valencio

adresata al la Soveta registaro k al ĉiuj Laboristaj esperantistoj en la mondo

La XIV-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda, okazanta de la 3.-8. aŭgusto 1934 en Valencio (Hispanio),

altiras la atenton de la tutmonda proletaro k tute speciale de la Soveta Registaro al la fakto, ke la oficiala esperantista organizo en Sovetio, nomata « Sovetrespublikara Esperantista Unio »

1° per nepago de ŝuldo rezultinta el varoj liveritaj de SAT al sovetiaj esperantistoj je la sumo de 75.000 francaj frankoj, k agnoskita pere de pagodeklaroj poste ne plenumitaj² ;

2° per misinformado al la respondecaj sovetiaj instancoj k tiele akirita malpermeso de eniro de la SAT-periodaĵoj k libroj en Sovetio ;

faris gravegan domaĝon al la disvolviĝo de « Sennacieca Asocio Tutmonda », kiu havis en 1930 preskaŭ 2000 membrojn k abonantojn en Sovetio, k kiu kalkulas en siaj vicoj ankoraŭ hodiaŭ la plej grandan parton de proletaj esperantistoj en la landoj, kie ĝi havas ekzistorajton.

La Kongreso esprimas la deziron pri baldaŭa likvido de la konsekvencoj rezultantaj de tiuj faktoj ;

Memorigante tiuokaze ankaŭ pri la klopodadoj farataj en multaj landoj minacataj de faŝismo k milita reakcio, por restarigi en la laborista movado la agadan k organizan unuecon ;

La Kongreso akceptas kiel sian propraĵon la deziresprimon de multaj K-doj, eĉ en Sovetio mem, vidi restarigitaj la amikecajn rilatojn kun la sovetlandaj esperantistoj, kiuj nuntempe estas izolitaj de siaj tutmondaj fratoj.

Sed ĝi deklaras samtempe, ke la bazo por tiu rekuniĝo estas la plenumo de du kondiĉoj : 1. Almenaŭ parta likvido iom-post-ioma de la malnova ŝuldo ; 2. Nuligo de la malpermeso al la gazetoj k libroj de SAT sur la sovetia teritorio.

La Kongreso, konvinkite, ke nur unuigita laborista movado esperantista povos realigi la celon de ĉiuj klasbatalaj esperantistaj organizoj, t.e. utiligi esperanton kiel rimedon en sia batalo, konsideras la tempon favora por tiu ĉi reunuiĝo de la lab. esp. movado k alvokas ĉiujn laboristajn esperantistojn kunlabori en tiu ĉi tasko. La spirito de komuna batalo supervenku la spiriton de l’apartiĝo. Ni kreu la grandan ondon de nia ruĝverda movado ruliĝantan sen-halte ĉirkaŭ la mondo k kuntirantan la proletan klason !

¹ Ne ricevis ĝis la Kongresdato vizon petitan antaŭ kvar monatoj ! ² Fakte la ŝuldo atingas proks. 100.000 fr. inkluz. valoron de libroj presitaj en Moskvo per nia mono. — P.K.

[BILDO p.3 | 32,42,95,69] Foto de grupo da homoj sur tribuno antaŭ blanka domo, kun drapirita tabulo kaj flago; parolanto staras meze. Subskribo: «XIV-a Kongreso. Inaŭguro de strata tabulo je la nomo de D-ro Zamenhof. K-do Hernandez (O. K. K.) parolas.»

Ĉe la Laboristaj Esperanto-Asocioj

Fondo de SATED en Danio.

Por atingi kunlaboron inter la divers-urbaj laborist-esperantistoj de Danio, okazis la 22. julio konferenco en Odense, kiun partoprenis reprezentantoj el ĉiuj partoj de la lando. Eĉ angla K-do ĉeestis tiun ĉi konferencon.

Post antaŭtagmeza ekskurso kun ŝipveturo, okazis laborkunsido en la Popoldomo, kie oni unue raportis pri la movado en la diversaj urboj k poste debatis pri la estonta kunlaborado. Estis decidate kunigi ĉiujn SAT-anojn de la lando en unuiĝo « SAT en Danio » (S.A.T.E.D.), kiu eldonos monatan organon « Laborista Esperantisto ». La sukcesa konferenco finiĝis per La Internacio.

Aperis raporto en la socialdemokrata organo « Fyns Social-Demokrat ».

Abonantoj k membroj en Ĉeĥoslovakio !

Ne povante instali poŝtĉekan konton en Ĉeĥoslovakio, ni atentigas vin, ke ekzistas por vi du praktikaj pagmanieroj : 1) per poŝtmandato internacia ; 2) pere de K-do K. Fremr, Koterovksa 27, Plzen, kiu estas rajtigita akcepti monon por ni kiel landa peranto.

— página 4 —

64 — SENNACIULO

Ĉu la holandanoj estas nomadoj ?

Ni en la Administracio de SAT nepre emas jese respondi ĉi tiun demandon, ĉar neniu monato pasas, en kiu oni ne anoncas al ni dekojn da adresŝanĝoj de nederlandaj abonantoj ! Eĉ se oni konsideras, ke niaj plej multaj abonantoj troviĝas en tiu lando, tamen ankaŭ proporcie la nombro da adresŝanĝoj en ĉiuj ceteraj landoj estas multe pli malalta. Feliĉe por ni ! ĉar la laboro de la reskribado de adresoj estas treege temporaba procedo. Sonas preskaŭ nekredeble, sed estas vero, ke kelkaj K-doj en Nederlando ŝanĝas sian adreson tri ĝis kvar-foje dum unu sola jaro ! Kiu povas klarigi al ni tiun kuriozan fenomenon, ke la nederlandaj K-doj ne varmiĝas en sia nesto, sed vivas kvazaŭ nomadan vivon ?

EL NIA LETERUJO

Noto de la Redakcio. — Sub tiu ĉi rubriko ni kolektas la perlojn trovitajn en leteroj, kiuj ofte celis nur iun administran aferon. Multaj K-doj iam aldonas ion valoran, iun publikigindan informon pri la situacio en siaj landoj aŭ urboj. Tiel ni volas savi opini-esprimon ofte tre valoran, kiu pro sia neintencita koncizo anstataŭas kelkfoje longan artikolon.

Kial ne paŝi pluen sur tiu ĉi vojo ? Ne hezitu aldoni tiajn notojn en viaj leteroj, kiam vi hazarde skribas al ni ! Ne ĉion ni akceptas, sed multon. Ĉiu K-do tiel povos ekprovi promenigi la plumon sur papero k povas helpi fari interesa tiun ĉi rubrikon.

La pliakriĝanta klasbatalo en Usono.

Studenta K-do el Seattle (Vaŝingtono) skribas :

« Tre akriĝas ĉi tie la klasbatalo k laŭdire estas same en ĉiuj landoj kapitalistaj de la mondo ; do mi tre ĝojis legi en ĵurnalo, ke la socialistoj en via lando (Francio. — Red.) decidis aliĝi al la unueca fronto por kontraŭbatali la faŝismon. Estas nun en nia urba karcero sepdek komunistoj, inter ili kelkaj gestudentoj de la Universitato de Vaŝingtono. La polico frapegas la strikantojn, la N.R.A. subplugigas nutraĵojn k la laboristaro malsatas, sed samtempe fariĝas klaskonscia. La lando pleniĝas je strikoj k la strikantoj je kugloj. Leviĝu, giganto proleta — baldaŭ ! baldaŭ ! »

Tra la Esperanta Gazetaro

Ni anoncas du novnaskitojn : unu nomiĝas « La Juna Vivo » k estas destinita por la Junularo ; ĝin redaktas K-dino Veenendaal el West-Graftdijk, SAT-anino, instruistino, kiu havas ankaŭ la respondecon financan k moralan pri la eldono. De pedagogia vidpunkto tia eldonaĵo estas salutinda (parenteze ni rimarku, ke ĝis nun memstara junulara gazeto en Esperantio neniam estis viv-kapabla), k ŝajnas, ke la instruistaro esperantista trovas en tiu ĉi gazeto, staranta [?] ekster la tendenca batalo per sia enhavo, taŭgan rimedon por la instruado al la infanoj. La Plenumkomitato de SAT, ne sufiĉe frue avertite pri tiu ĉi entrepreno de privata iniciato, okupos sin en unu el la sekvontaj kunsidoj pri tiu ĉi nova revuo pure esperantlingva k sciigos en oportuna tempo pri sia pozicio la SAT-anaron (12 paĝoj, formato 15 × 22, dusemajna, jarabono : 1 guld.)

La dua : « Esperantistul », kiu afable mencias la Valencian Kongreson, estas rumana gazeteto (8 paĝoj, formato 15 × 22, Adr. : J. Jonescu-Capatana, Bukuresti, str. dr. Istrate 10), en esp-a k rumana lingvoj, kiu aperas… dufoje dum jaro ; ĝi do apenaŭ indas la nomon « gazeto». Estas tamen esperinde, ke ĝi akiru pli da abonantoj ol ĝia samtitola antaŭulo, kiu laŭ sciigo de l’fondinto estis abonata de… 15 personoj ! Jen, kiel statas la esperanta movado en diktatorecaj landoj !

N. B.

Budaismo.

La « Revuo Orienta » eldonis specialan numeron pri Budaismo k informas, ke la Tut-Pacifikaj Gejunulaj Budaistaj Asocioj, kongresintaj dum julio en Tokio, akceptis esperanton kiel oficialan lingvon kune kun la japana, ĉina k angla lingvoj.

« Budaismo… donadis moralan entuziasmon k spiritan ĝojon al proksimume kvin milionoj da homoj en la mondo, k servadis por savi homojn el materia suferego k malbono, k estigis ilin bonaj, grandanimaj, puraj k kompatemaj. … Budaismo absolute rifuzas, ke homo apogas sin al io supernatura, k ĝi postulas al homo, ke li nur apogu sin sur sin mem por liberiĝi el la mizeroj de la vivo. »

La home plialta nivelo de l’ Budaismo kontraŭ la Katolikismo, kies kuratoreco super la homa spirito estas la plej maldigna sinteno de tiu organizo, estas evidenta. Tamen la Budaismo estas devojiĝo de vera filozofio, ĝi estas pesimisma rezignacio pri la eblo, ordigi per taŭgaj rimedoj la homan socion, tiel malpliigante la suferojn de la homoj.

Kompatinda Zamenhof !

Vivante en Germanio kiel supozita membro de tiu ĉi distinginda nacianaro, vi ne havus ŝancon fariĝi membro de la Germana Esperanto-Asocio, ĉar laŭ la Germana Esperantisto n-o 7 de julio, la judoj ne plu povos esti anoj de la asocio. Ĝia prezidanto, S-ro Kurt Walter, precizigis sian vidpunkton tiel : « La deziro pri la agnosko de esperanto per nia registaro k la tiurilataj spertoj en la pasinta igas min konsideri kiel ĝusta la konsenton pri la postulo de la Nova Germana Esperanto Asocio (NGEA) (kun kiu okazis intertraktoj pri reunuiĝo), ke en germana esperanto-asocio judoj ne povas esti membroj. »

Ke homoj sin donas al tia prostituo de l’penso, estas vere priplorinda. Por kio servu esperanto, se tiaj barbaraj vidpunktoj sin manifestas ? Ni preferus, ke esperanto de tia registaro ne estus agnoskata.

Esperanto en la kolonioj.

Franca Esperantisto publikigas en n-o 8 de julio legindan artikolon pri la neceso de esperanto en la koloniaj landoj, kies « protektitaj » popoloj troviĝas en lingva inflacio.

« Ni rigardu ekzemple Marokon ; oni ne povas imagi al si pli belan turon de Babelo. Jam inter la indiĝenoj oni uzas, laŭkaze, la klasikan araban, la vulgaran araban (preskaŭ tute diferenca de la unua), la berberan (aŭ la marokanan propransence), kiu havas tri ĉefajn dialektojn, k la izraelidan lingvon, kiu ankaŭ ne estas tre unueca. Al tiu ĉi legomĝardeno nun alkuniĝas la franca k hispana, la pli enpenetranta itala, iom da angla k specimenoj de preskaŭ ĉiuj lingvoj ».

Sed en tiuj centroj de imperiismaj aspiroj, esperanto verŝajne havas malpli da ŝancoj ol ĉe la memstaraj nacioj.

Katolika kontraŭjudismo.

« Espero Katolika » N-o 118, de junio, pia sinjorino, tute plena de kristana amo k justo, ĝeneraligante surpaperigas jenajn juĝojn :

« La judoj… sukcesis entrudi sin en ĉion, (sed ĉu la jezuitoj ne estas same entrudiĝemaj ? — H. P.) k akiris al si altan rangon en gravaj oficoj… Sed supozeble oni timis, ke ilia kapableco estis dononta al ili iom da aŭtoritato super la kristanoj, almenaŭ oni malpermesis al la judoj plenumi publikajn oficojn ». Konstatinte, ke tial la judoj rifuĝis al la komercado, la sinjorino konkludas kun mirinda logiko : « Malmultvorte oni povas diri, ke la judo mem estas kulpa pri sia sorto… ke li katenis sin al la oro…»

Ni ne jam aŭdis, ke la Katolika Eklezio malestimas la flavan metalon…

Kiel Kondukanto.

Estas vere malfacila tasko skribi en gazeto de tia malnova organizo, kia estas la Katolika Eklezio, kun tiom da pekoj tra la jarcentoj, sen provoki kontraŭdiron subtenitan de faktoj.

« Dum 19 jarcentoj ĝi kondukadis popolamasojn tra ĉiuj malfacilaĵoj de la vivo al la eterneco… »

Ekzemple la inkvizicio mortigis (« kondukis al la eterneco » !) de 1481 ĝis 1834 en Hispanio sola 34.658 homojn k punis 288.214 per dumviva karcero aŭ per la galeroj. En Nederlando, sub Karolo V-a, mortis pro ĝia volo proks. 50 mil homoj.

La eklezia gvidado en Aŭstrio estas bone konata. Oni fidinde raportis, ke Dolfus, la protektito de la kat. eklezio, plirapidigis la laŭleĝan murdon je Kolomano Vališ per urĝaj telefonalvokoj. — Ni ne volas tiun ĉi gvidadon, kiu kondukis al 1914-18. Ni serĉas pli fidindan gvidanton k vidas en Dekart (Descartes), Kant k.a. pionirojn de la nova epoko.

H. P.

La nuna situacio de esperanto

Kritike rigardante la esp. movadon, oni konstatas preskaŭ plorindan staton. Baldaŭ estos tiel, ke necesas mobilizi ĉiujn optimismajn rezervaĵojn por konservi la kredon pri venkeblo.

Jam dum multaj jaroj ni marŝas sur sama loko — eĉ kelkfronte povas noti neprajn regresojn. — Kial tiel estas ?

Ĉu nia lingvo ne taŭgas ? Ĉu, ĉar la movado estas tro disigita ? Ĉu, ĉar mankas al ni kapabla gvidado ? Ĉu pro la ekonomia krizo ?

Ne. Tiuj pretekstoj ne validas. Eble kelkaj por la neŭtraluloj, sed absolute ne por ni. Laŭ proleta kutimo k eduko ni serĉu la kialojn en la sociaj rilatoj. En medioj de produktomaniero, kulturo k ekonomia stato.

Kiaj do ili estas ?

Jes, iamaniere strangaj, sed tamen klarigeblaj.

Kvankam la tekniko k la modernaj komunikiloj sennaciece konkeris la terglobon, tamen ni je nia miro konstatas kreskantan naciismon, dum internaciismo en multaj landoj preskaŭ estas malĉasta vorto.

La proletaro, kiu devus profiti el la kapitalisma malfortiĝo, kiun kaŭzis la ekonomia krizo, disiĝas k lasas la ŝancojn al la faŝismo, t.e. nova k pli kruela formo de kapitalismo. Pro la jam multloka venko de la naciismo oni malpliigas la internaciajn rilatojn. Aŭtarkio k ŝovinismo triumfas.

— página 5 —

Ĉu strange, ke esp-o ne progresas aŭ ekinfektiĝas de la nunepoka konfuzo ?

Ekz. estis legebla en « Heroldo » (29. okt. 1933) artikolo pledanta por baziĝo de esp-o sur naciismo, ĉar nuntempe tiu afero estas la sole progresanta ! Tia ideo kompreneble estas absurda. Prave « Sennaciulo » (dec. 1933) rebatis bontrafe la stultaĵon (Legu « La burĝa esperantismo sen kompaso »). Sed ĝi estas tipa fenomeno de nia konfuza epoko k montras al ni la dekadencon de la neŭtrala esp. movado. Certe la naciismo estas nur provizora obstaklo — prokrastiĝo de la kapitalismo per leviĝo de la mezklaso k neŭtraliĝo de la proleta klaso per bela promesado k barbara traktado.

En tiu ĉi epoko la ideo pri mondlingvo havas nur vanajn ŝancojn. Eĉ en la plej modesta formo — kiel helplingvo, ilo por necesaj internaciaj aferoj.

Kun ĉagreno ni do konkludu, ke ni preskaŭ nur povas defendi la jam konkeritajn poziciojn. La esp. movado ja ne influas la mondrilatojn, sed inverse. Estus vante kredi, ke ni ekz-e per pli forta agado k ofensivo kontraŭ ĉio naciisma povus aliigi multon. Ni malgraŭ ĉiuj baraktoj restas boateto sur la malkvietega politika maro.

Sed tial ni ne ĉesigu nian laboron. Ĝuste ni nun devas febre prepari nin por bataloj k ju pli da esp-istoj ni estas, des pli certa estos la venko de la mondlingva ideo. Ankaŭ jam nun ni praktike multrilate povas meti esp-on en la servo de la proletaro.

Neŭtraluloj naive kredas ebla enkonduki esp-on sen samtempa aliiĝo de la socisistemo. Ni kiel proletoj klare vidas, ke enkonduko de mondlingvo estos nur sekvo de grandaj revolucioj, k ankaŭ per si mem signifos profundan revolucion, se ne politikan, tamen spiritan.

Fin-konklude do evidentiĝas, ke la sola afero, kiu povos savi esp-on, estas la venko de la tutmonda proleta klaso. Tiudirekten montras la kompaso.

Kiaj do estas la ŝancoj ?

En la mondo la klasbatalo pli k pli akriĝas. Oni povas nei ĝian ekziston, sed ĝi tamen estas fakto. Eĉ post ĉiu venko de la faŝismo en iu lando, ĝi ne ĉesas, sed nur adaptiĝas al novaj batalmetodoj. Eĉ se la reakcio venkus en la tuta mondo, la ideo pri senklasa, ekonomie egalrajta k socialisma socio ne mortus. Iutage la subpremataj tondre krevigos ĉiujn katenojn k forportos ĉiujn barilojn sur milionoj da laborfortaj ŝultroj. Tiam oni ekkonstruos la novan mondon k tiam ankaŭ esp-o venkos, ĉar la venko de la socia revolucio ankaŭ estos la venko de esp-o.

Tiu esp. movado, kiu vegetis ĝis nun, tiam ŝajnos esti arkaikaĵo, tempo pri kies senfrukta k klaŭna agadoj oni ridos. En socialisma mondo kun plan-ekonomio, mondmastrumado, esp-o aŭ almenaŭ mondlingvo naturbezone efektiviĝos.

Eble, ke la vojo kondukas tra neeviteblaj suferoj k turmentoj : Imperiismo, teruraj militoj k aliaj ekscesoj de kapitalismaj firegantoj.

Lernu ni kontraŭbatali k tiel proksimigi epokon indan je homestado. Unue kiel revoluciuloj, due kiel proletaj esp-istoj ni marŝu unuecaj sub la devizo : Unu homaro, unu lingvo !

P. Thorsen (18 334).

Red. noto : Ni bedaŭras, ke la aŭtoro de la supra artikolo ne povis ĉeesti nian Valencian mondkongreson, por ĉerpi novan kuraĝon k optimismon. Eble la tono de lia skribaĵo estus pli hela k luma — malgraŭ ĉio….

Zamenhof pri esperantigo de propraj nomoj

En la « Originala Verkaro » de d-ro Zamenhof (II, 29, p. 81) oni povas legi :

« La logiko kategorie ordonas, ke por ĉiuj nomoj estu enkondukita unu egala ortografio (la simpla ortografio esperanta), ĉar alie, trovante en verko esperanta ian nomon, oni neniam scios, kiel ĝin elparoli. Sendube tio ĉi poste estos enkondukita, k post kelkaj jaroj la skribado « Byron » anstataŭ « Bajron » aŭ « Gœthe » anstataŭ « Gete » kredeble estos rigardata kiel eraro… La fina formo por la skribado de nomoj estos sendube la ortografio fonetika, k al tio ĉi ni devas ĉiam celi k alkutimi. »

Esperantigante la proprajn nomojn en niaj eldonaĵoj, do ni sekvas nur la konsilon de la aŭtoro de esperanto mem. For la naciemon, ankaŭ el la lingvo-uzado !

La « Alarmistoj » en Nederlando

« Alarmistoj » nomiĝas nova grupo de nederlandaj anarkistoj, kiuj apartigis sin de la Junaj anarkistoj. K-do J. Worms (Hago) (18.869) tradukis k sendis al ni la Principdeklaron de tiu ĉi grupiĝo, verkitan de konata anarkisto Petro Kooyman. Ĉi tiu deklaro estas resumebla per jenaj linioj :

Laŭ la « Alarmistoj » ĉiu batalo por nova sociformo, en kiu la produktiloj estu en la manoj de malplimultoj (egale ĉu oni nomas tiun sociformon « komunista », « socialista » aŭ « faŝista »), nuntempe estas malsocia. Klopodoj, alproprigi al si la produktaparaton, ne plu estas konformaj al la bono de la speco, pro la grado atingita de la tekniko, kiu transformis relativan nesufiĉon en la malon. Ŝtatoj ne plu havas ekzistorajton, same ankaŭ ne la konvencia juro de la epoko, la kultoj, eklezioj ks. La nuna disvolviĝo al ekonomia intersendependeco sekvigas, ke neniu individuo nek grupo da individuoj laŭ ekonomiaj rilatoj NUN rajtas reteni aliajn individuojn plenumi siajn normalajn bezonojn rilate pluekziston k disvolviĝon. Ĉiu individuo havas la Rajton kontentigi siajn individuajn bezonojn ; ĉiu kontraŭago al tiu Rajto estas malsocia, sekve krima, de kiu ajn flanko k kiel ajn ĝi okazas, k en kies intereso ŝajnas okazi tiu malhelpo — ĉu en la intereso de kapitalista grupo, ĉu en tiu de « klaso » aŭ « nacio ».

Protesto al protesto

Ni ricevis plurajn respondojn koncerne la Proteston de K-do Veder el Nov-Jorko, aperintan sur la p. 54 en la n-o 418 de « S-ulo ». Estas neeble presigi ilin ĉiujn ĉi tie ; cetere ĉiuj malpravigas la vidpunkton de K-do Veder. Ni publikigas nur tiun de K-do Eerdmans el Roterdamo, kiu spegulas tute bone ankaŭ la vidpunkton de la ceteraj respondintoj k ni fermas per tio la diskuton pri ĉi tiu temo.

Plenum-Komitato.

Kvankam ankaŭ mi ne adoptas la Militan Insurekcion (Mi komprenas el la senco, ke K-do Veder celas la perarmilan batalon), mi tamen aplaŭdas la alvokon de la Plenum-komitato (laŭ la Roterdamaj SAT-anoj ne estas diferenco inter Direkcio k Plenum-komitato).

La riproĉataj vortoj : « k montris al ĝi la sole eblan vojon bari al tiu ĉi barbara invado la pluan progreson » ne meritas la proteston. Laŭ mi ili esprimas, ke, kiam la lastaj leĝaj rimedoj estas likvidotaj k la lasta eblo estas la defendo per ĉiaj metodoj, ke tiam la laboristaro ĉesu babili pri la irenda vojo, ĉar tiumomente temas pri la demando : ĉu suferi la sorton de la italaj k germanaj aŭ apliki la sole eblan vojon bari al ĉi tiuj barbaroj la pluan progreson ?

Ke niaj aŭstriaj K-doj perdis la batalon, grandparte estas la kulpo de la samopiniantaj aŭstriaj laboristoj, kiuj en la kritika momento faris same kiel K-do Veder, k konsideris la batalon nekonforma al sia starpunkto, anstataŭ kunagi defendi la lastan eblon ! Mi nur tiel povas kompreni la esprimon de simpatio de la Plenum komitato por la aŭstriaj batalintoj.

En la Roterdama Sekcio 3-a K-do Bout priparolis la proteston, ĉar ĝi koincidis kun diskutoj pri la ĝuste okazantaj ribeloj de la senlaboruloj en diversaj lokoj de tiu-ĉi lando, k unuanime la membroj, inter kiuj multaj SAT-anoj, konsideris la artikoleton nur kiel simpati-esprimon k komisiis min tiusence skribi.

Ni ne povas k volas vidi en ĝi adopton de la gvidideo, sed nur esprimon pri tio, kio vivis en la animoj de ĉiuj klaskonsciaj K-doj. Mi eĉ momenton pensis, ke K-do Veder verkis la proteston por ellogi diskutojn, ĉar pensante pri la Amsterdama kongreso, mi ne povis kredi, ke tiu protesto venis de la sama Veder, kiu en A-damo certe ne estus parolinta tiele.

Cetere mi opinias ke ni ne tiel facilanime devas protesti, kiam foje iu esprimo de la Direkcio ŝajnas esti kontraŭstatuta.

Esperante ke la SAT-anoj samkonsideras la aferon, mi petas publikigon.

17011 E.

— página 6 —

Kio estas Socialismo ?

Pri la enhavo de teoriaj, same kiel de informaj k diskutaj artikoloj, aperantaj en niaj revuoj, respondecas ĉiam la aŭtoroj mem. Pro la diversaj konceptoj, kiuj speguliĝas en la prisocialismaj doktrinoj k en la partioj, ilin reprezentantaj — k kies anoj laŭ la unua paragrafo de nia Statuto havas lokon en nia Asocio, la Redakcio kompreneble neniam povas akcepti mem la prienhavan respondecon ; ne estas ĝia tasko pesi k juĝi laŭ sia rango konceptojn, sed simple prezenti ilin kiel ide-materialon.

Ni memorigas pri tio okaze de ĉi tiu k de aliaj felietonaĵoj.

Red.

I. — Socialismo estas tiu scienco pri la socio, kiu ampleksas (a) la sciencon pri ekonomio k (b) la sciencon pri sociologio. La unua sin bazas sur agnosko de la fakto, ke la laborista klaso estas la sole utila klaso en la socio, la sola klaso, kiu produktas sociajn valorojn kun la laŭkonsekvenca teorio, ke la kapitalista aŭ reganta klaso estas parazita klaso k inkubo sur la socio. Tial, ekzistas nenia idento de interesoj inter la du klasoj.

La dua sin bazas sur la agnosko de la fakto, ke sociaj sistemoj ne estas ĉiamaj. Ĝi instruas, ke la socio estas organismo ema al ŝanĝiĝo — naskiĝo, infan- k plenaĝeco — kadukiĝo k fina morto. Plie ĝi instruas, ke la historio konsistas el serioj de klasbataloj k ke la movoforto de ŝanĝiĝoj en sociaj formoj k la akompanaj klasbataloj estas troveblaj en la ekonomia bazo de difinita epoko, t.e. en la maniero propra al ĝi, k laŭ kiu la socio dum difinita historia periodo produktis siajn nutraĵojn, loĝlokojn k vestaĵojn ; ankaŭ laŭ la formoj k evoluo de la iloj k instrumentoj por la produktado dum difinita periodo. Ĝi instruas ankaŭ, ke la socia superstrukturo — la reĝimo, la etikaj konceptoj, religiaj formoj, jursistemoj ktp. formiĝas k direktiĝas, obeante al tiu ĉi sub-bazo. Ĝi krome instruas, ke la celo de la homaro estas pli ol la akiro de privatposedaĵo — ke « nura propraĵkariero ne estas la fina destino de l’homaro, se progreso estos la leĝo de la estonto, kiel ĝi estis en la pasinto » (Morgan). Kunigitaj ambaŭ — la scienco pri ekonomio k la scienco pri sociologio — liveras la scion antaŭkondiĉan al orda k paca solvo de la socia problemo k por la enkondukado de socia ordo laŭ pli alta nivelo.

II. — Socialismo estas tiu formo de socio, en kiu oni produktados sole pro foruzado (laŭ kontraŭdistingo al la nuna produktado pro profito), k en kiu la teron, instrumentojn k ejojn de produktado posedas kolektive la utilaj laboristoj de la lando, en kiu la produktorimedoj, mallonge, la industrioj estas administrataj de la industria organizo (konstruenda, Trad.) de tiuj ĉi produktantoj, kiuj hodiaŭ estas la salajrolaboristoj. Tio ekskludas la ekziston de politika reĝimo, k implicas ties anstataŭugon per industria reĝimo, kiu havas sian bazon de reprezentado en la diversaj industrioj, ĉiu laboristo kun voĉo k voĉdonrajto en kontrasto al la nuna politika reĝimo kun ĝia bazo de reprezentado en pure politikaj (geografiaj) k arbitraj subdividoj.

Por la atingo de sia celo la socialismo instruas, ke la laborista klaso devas sin organizi politike k industrie por la kompleta k — laŭ la grado, en kiu tio restas en la potenco de la laboristoj — la paca renverso al la nuna sociordo. Socialismo tial estas la rekta antitezo de kapitalismo, ne nur laŭ siaj filozofio, historia koncepto, ekonomio, sed ankaŭ laŭ socia formo k produktecaj celoj.

* * *

Jen estas difino pri Socialismo, kiu severe akordas kun la principoj de l’marksismo. El ĝi la starpunkto de la Socialista Laborista Partio de Usono deduktiĝas, starpunkto, kiu havas nek la mankojn de l’reformismo k oportunismo, nek tiujn de l’anarki-pseŭdorevoluciismo. SLP k ĝiaj anoj atendas nek konsenton, nek malkonsenton al la ĉi supra, sed atenteman legadon k komparon kun aliaj difinoj pri socialismo. Nur vera kompreno igos simpatiantojn ĝin priparoli k diskonigi.

T. V. (1307).

Recenzejo

Al la eldonistoj : Bonvolu noti, ke estonte ni ne plu recenzos librojn makulitajn per inka skribo aŭ per stampo.

S. GRENKAMP-KORNFELD : Ĉu vi aŭdis tion ? 46 pĝ. Form. 14 × 19. Prezo : 0.60 guld. + 10 %. Eld. Esperanto-Instituto, Poŝtfako 81, Venlo (Nederlando).

Ĉi tiu libreto entenas aron da pli malpli bonaj spritaĵoj. Pro manko de antaŭparolo oni restas en la dubo, ĉu la plimulto el la humoraĵoj estas rerakontita, adaptita aŭ… inventita de S-ro Grenkamp.

La lingvo estas klara ; la propraj nomoj estas malsame traktitaj : parte esp-igitaj (Rotŝild), parte ne (Levy, Rotschild !). P. Boncour ne skribiĝas per « t » ĉe la fino ! Preso k papero estas bonaj.

N. B.

PAUL NYLÉN : Lingva Kvaronhoro. 47 pĝ. Form. 11,5 × 18. Prezo : 1 sv. kr. Eldona Societo Esperanto, Fako 698, Stokholmo.

Lingvaj problemoj traktitaj k klarigitaj en sveda lingvo. Helpilo al kursgvidantoj.

ROSENBERG-MALMGREN : Per kio ni amuzu nin ? Societ- k danc-ludoj. 39 pĝ. Form. 11,5 × 18. Prezo : 1 sv. kr. Eldona Societo Esp-o, Stokholmo.

La libreto entenas diversajn ludojn por la domo k por libera aero, k krome aron da svedaj danckantoj k ĉenkantoj. Ĝi estas destinita por pliviglígi grupkunvenojn.

KOPRIVNICA, la urbo de la VII-a Jugoslava Esperanto-Kongreso (1934). 80-paĝoj. 11 × 15 cm. Prezo ne indikita. Gvidilo tra la urbo k tra la regiona esp. movado (kun multaj grupfotoj).

Esperanto-ekspozicio. Por aranĝota esp. ekspozicio mi petas la tutmondan geesp-istaron sendi esp-aĵojn, ilustr. PK, ktp. Ni respondos al ĉiu per fotografaĵo. Sendu al : J. H. Duister, Kokelestr. 88a, Blijerheide-Kerkrade, Nederlando.

Atentu, Gekamaradoj !

Letervesperon k ekspozicion ni aranĝos meze de septembro. Sendu multnombre L., PI., gazetojn k.a. esperantaĵojn ! Resp. garantiata. Adreso : Kultura Klubo, Jardines 10-1º, Bilbao, Hispanio.

Gekamaradoj ĉiulandaj, helpu nin !

La juna grupo « Brava Marbordo » intencas dum septembro fari ekspozicion por montri al la publiko la disvastigon de nia lingvo. Sendu glumarkojn, afiŝojn, PI ktp. Respondo garantiata.

Adresu : Grupo « Brava Marbordo », str. E. Figueras, 2, Roses, Hispanio.

GRUPESTROJ, KURSGVIDANTOJ !

Daŭrigu konigi al ni de tempo al tempo adresojn de esperantistoj, kiujn vi opinias kapablaj por legi niajn organojn. Ni sendos al ili provnumeron, aliĝilon, katalogon ktp.

Memornoto

REPRESIS EL « SENN. REVUO » : L’en dehors, Orléans, 17.5. (pri Haeckel).

PRIESPER. ARTIK. K NOTOJN ENHAVIS : De Fakkel, Amsterd., 20., 27.7. ; Signalen, Stokh., 12., 26.7.

PRI SAT : Fyns Soc. Demokraten, Odense, 16., 23.7.

PRI LA KONGRESO : Republica Social, Valencia, 3.8. (preskaŭ la duona numero, kun saluto ankaŭ en esp-o).

[REKLAMO p.6] G. P. DE Bruin : Gvidilo tra la Esperanto-Movado. La temo estas pritraktita en konciza k klara formo. Ĉiu, kiu volas informiĝi pri la stato k organizado de la esp. movado, devas tralegi tiun ĉi informoriĉan verketon. 48 paĝoj. Prezo : 4.— fr. fr. SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20.

Korespondado

HISPANIO.

K-do Pere Vilalta, C. Bisbe Laguarda 7, prl. 2a, Barcelona, dez. kor. esperante k france kun K-dino. Certa respondo.

K-do Ricard Ribas, str. Ronda St. Antoni 78, 3a-1a, Barcelona, dez. kor. k interŝ. PM., k PK. kun eksterl. Gek-doj.

NEDERLANDO.

K-do A. v. d. Starre, v. Linschotenstr. 1, Ymuiden, dez. kor. L., PI., pĉt., k.ĉ.l. Gek. Resp. gar.

RADIO-PROGRAMO

26.VIII. : 9.45-10.00, Lille PTT-Nord, informoj (same : 2., 9. IX.).

28.VIII : 20.00-20.10, Tallinn, Tartu, 410 m. (same : 4.9).

1.IX : 15.30-16.00, Tour Eiffel, 1389 m. (same : 8.IX.).

9.IX : 9.45-10.00, Marseille, 400 m.

[REKLAMO p.6] Instruu laŭ « PETRO » ! (Prezo : 6 fr. fr.)

N.º 421, 25 de septiembre de 1934

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

10-a JARO, N-o 421 — MONATA ESPERANTO-GAZETO — 25. SEPTEMBRO 1934

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO, ADMINISTREJO K SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO : 67, avenue Gambetta, Paris 20e Poŝtĉekaj kontoj je nomo de SAT-Paris : Bruxelles n-o 350 189, S’Gravenhage n-o 211 533, Kopenhago n-o 4 986, Paris n-o 1234 22, Stokholmo n-o 74 153, Wien n-o D-109 068, Zagreb n-o 41 448, Zürich n-o VIII-200 49. Alilande oni pagu per poŝtmandato je nomo de SAT, bonvalutaj devizoj en rekom. letero aŭ bankĉeko je nomo de « L. Bannier ».

NACIISMO – INTERNACIISMO

Nia ŝatata K-do Ernesto Erikson aperigis artikolon pri supra temo svedlingve en la LEA-organo « Sommar ». Ĉar ni opinias, ke ankaŭ aliaj K-doj krom la svedaj havas intereson pri liaj diroj, ni tradukis la artikolon en esperanton.

La internacia laborista movado estas konstruita laŭ la principo de organiza kunagado en ĉiuj landoj sendepende de raso, deveno k sekso, sendepende de landaj k naciaj limoj. Ordinare oni nomas tiun koncepton iom neĝuste Internaciismo.

Burĝaj konceptoj, speciale la plej dekstrumaj, kutimas vesti sin per naciisma vesto. « La partio de la naciuloj » estas tre ordinara rekonilo por tiu politika flanko, kiu estas la plej amara kontraŭulo de la laborista klaso. Estas la partio de la monhavantoj, la partio de la industribaronoj k komercistoj, sed ili kutime ŝajnigas sin batali por naciaj celoj, ili asertas, ke ili prizorgas la interesojn de la « nacio », de la « lando ». Ĉe solenaj okazoj ili vestas sin per naciaj koloroj, uzurpas la simbolojn de la nacio, ekz. la nacian flagon k.s., kantas aŭ ludas ŝovinismajn kantojn. La « propra » lando estiĝas en tiuj momentoj la plej bona k la plej valora en la mondo — la t.n. nacikanto de Germanio kun la verso « Germanio super ĉio » estas tipa ekz. pri tio — la aliaj ŝtatoj k nacioj estas « malamikoj », la propra lando estas senkulpa, kompatinda ŝafido, kiun oni devas ŝirmi k defendi…

Kompreneble tiuj patentpatriotoj ne forlasas la eblon prizorgi siajn proprajn interesojn, jes, ili eĉ intermiksas la interesojn de sia lando kun siaj propraj, sperte sciante, ke amaso da homoj volonte oferas sur la altaro de l’ patrio senpripense. La nacia koncepto, la parolo pri la interesoj de l’ patrio, la kantado de l’ patriotaj kantoj estiĝis por ili profitodona negoco, kiu donas al la kapitalhavantoj avantaĝojn…

Certe neniam antaŭe la naciismo triumfis tiom, kiom en nia epoko. Novaj ŝtatfondiĝoj, eĉ kiam tiujn konsistigis pli frue apartaj regnoj, apartaj gentoj k « nacioj », montris sin esti fonto de bolanta patriotismo, ondego de naciisma ardo disvastiĝis tra ĉiuj popoltavoloj, k multfoje ŝajnis, ke la laborista klaso volonte permesas, ke oni ekspluatu ĝin, nur se tion faras personoj, kiuj apartenas al la propra « nacio ». La laborista klaso ofte tiele kunludis en tia teatraĵo de nacia vanto, ĝojkriis kune kun la grandpatriotoj en ilia brua patriota deliro…

La laborista klaso dum tiu evoluo ne povis efiki. La laborista klaso ja emas al frateco inter la homoj k volas akceli novan socion konstruitan sur la grundo de libero k homrajto, k ĝi celas pacon inter la popoloj. Sed al ĝi mankas tute evidente organo por realigi sian programon.

La laborista klaso nome estas organizita « nacie ». Ĉiu nacio aŭ ŝtato fondas unuecon k nur en la kadro de tiu unueco ĝi povas efiki per sia forto. Ja ekzistas ankaŭ internacia kunagado, ekzistas diversaj specoj de « Internacioj », sed ni montros, ke al ili mankas tiel povoj kiel fortoj, por povi haltigi la florantan nacian malsaĝigon.

La nuna organizo de la mondo estas produkto de longa historia evoluo k de regantaj ekonomiaj statoj. Ĉiu ŝtato ĉirkaŭbaras sin per muroj k bariloj, doganaj limoj por varoj k pasportoj, per propra monsistemo ktp. ; ĉio havas la celon izoli la homojn unu de la alia, malhelpi al ili kunfandiĝi en unuecon. Plej rimarkebla el ĉiuj bariloj, malhelpantaj liberan k senperan kunagadon inter ĉiuj popoloj de la mondo, tamen restas la multlingveco, kiu tute neebligas neĝenan interrilaton inter la homoj, spite ĉiuj sukcesoj de l’ moderna tempo rilate la komunikaĵojn k elpensaĵojn.

Kaj jen estas la kaŭzo de la nepotenco de la laborista klaso en niaj nuntempaj internaciaj laboristaj organizoj kiam temas [?] pri efika batalo kontraŭ la naciismon. La internaciaj organizoj konsistas el la gvidistoj de la « naciaj » organizoj, kiuj estas ligitaj per katenoj, kiajn produktas diverso de eduko, kutimoj k lingvoj. Kaj la popolo, la anoj de la diverslandaj organizoj, restas ĝenerale pasivaj, pli malpli ne komprenantaj rigardantoj.

Se oni volas en tiuj rilatoj krei alian ordon ol la nuna, oni devas elpensi rimedon, kiu povas realigi rektan interrilaton inter la anoj ; rimedoj, kiuj en ĉiuj landoj k inter ĉiuj popoloj kreas novan koncepton, nome ke landlimoj k ŝtatfondiĝoj apartenas al estinta epoko, ke la grundo por feliĉiga homareca organizo, kun la celo doni al ĝi plej grandan mezuron da feliĉo, devas esti la principo : La mondo estas unu kampo. La plej ĉefa el la rimedoj estas : la lingvo.

Kaj tiun rimedon ni jam posedas. Esperanto estas tiu rimedo. Kaj la internacia esperanto-organizo de la laboristaro, Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), estas organizo, kiu edukas siajn anojn al internacia koncepto, alkutimigas ilin al la penso pri organizado de la mondsocio, ignorante la landajn k lingvajn limojn. Ni nur bezonas meti tiun rimedon en nian servon.

Laboristoj, klasfratoj, lernu esperanton k aliĝu al SAT. Nur tiele ni povos efike venki la plej malbonan turmentilon niatempan : La naciismon !

Elsvedigis Joĉjo.

La malica insido al SAT ne ĉesas

Bukedo el la ĝardeno de « Sur Posteno »

Kiu volas studi el la plej freŝa fonto la kaŭzojn de la divido en la laborista klaso k speciale en la vicoj de la laboristaj esperantistoj, tiu legu la organon de la « Internacio de Prolet-Esperantistoj » (IPE). Tie li trovas sur ĉiu paĝo klasikajn ekzemplojn pri fanatika insido al la organizo, kiu evidente superas praktike laŭ siaj kvalitoj k ekonomiaj fortoj la orga-

— página 2 —

68 — SENNACIULO

nizon de l’atakanto. Nenion tie diritan pri nia Asocio, pri ĝiaj gvidantoj, ĝiaj funkciuloj, ni kaŝu antaŭ niaj membroj, ĉar nur ĉi tiuj mem povas priĵuĝi plej bone la staton de la organizo k la karakteron de ties gvidantoj. Kiom malserioza estas la redaktado de « Sur Posteno », kiu volas esti organo de revolucia Internacio pretende komunista, vidiĝas facile en evidentaj mensogoj k ignoroj. Jen do juĝoj pri la dekadenco progresanta de SAT

Nro 19 : « La nombro de satanoj malkreskas ». (Ne estas klare, ĉu tiu aserto rilatas al ni, ĉar povas temi pri teologia afero. H.P.)

N-ro 20 : « Ili (la laborist-esperantistaj amasoj) ĉiam pli intensive forlasas la vicojn de SAT… »

Post tiom rapida k amasa forkuro de tiom da K-doj ne estas mirige, ke la redaktoro de « S.P. » jam en la n-ro 21 povas triumfe anonci : « … SAT preskaŭ tute ĉesis ekzisti. La k-doj el ĉi organizoj¹ sin deklaras por IPE, por revolucia agado, por defendo de Sovetio. La gvidantoj forkuras al neŭtrala movado. » — Kaj (tio estas la konkludo trudata al la leganto) enpoŝigis la milionojn jam pretajn…

La « amasoj » de IPE, Kongreso k Konferenco.

Ni ekscias el n-ro 20, ke IPE nombras 18.000 membrojn en 28 landoj el ĉiuj mondpartoj. Kiom sincere ni gratulus al IPE pro tiu ĉi granda sukceso, kondukante niajn aretojn da laboristaj esperantistoj al tiu ĉi armeo da perfektuloj ! Sed la blufo ne efikas sur verajn esperantistojn, ĉar ĉiuj, kiuj mem propagandas, konas la malfacilaĵojn varbi ĉiujare eĉ nur unu spertan esperantiston.

Ni ne povas kontroli la ciferojn de IPE, dum tiuj de SAT estas facile kontroleblaj per la indikoj en la Jarlibro, sed ni povas kompari la publikan agadon de ambaŭ organizoj. Nia juna SAT-Rondo — juna korpe k spirite — en Valencio ĵus rikoltis la fruktojn de unujara laboro : SAT sukcesis fari brilan kongreson kun 376 partoprenantoj. La nomo de nia Asocio havos denun monopolon en la laboristaj klasbatalaj medioj de Hispanio. Kaj IPE ? Ĝi konferencis en Lille, kiun ĝi anticipe konsideris kiel gravegan etapon de la IPE-movado. Pri la rezultato de tiu ĉi konferenco nin ne trafis iu informo, nek iu gazeto, kiu raportas pri ĝi. Pri la SAT-Kongreso raportis grandega nombro da laboristaj ĵurnaloj en multaj landoj.

« Sur Posteno » asertas, ke SAT sukcesas kongresi en Hispanio « dank’ al burĝaj esperantistoj en Valencia… ». « Al ni, kiel al SAT ne helpas burĝoj el Katalunio, ni ne disponas monon por organizi « brilajn » kongresojn simile al « neŭtrala » en Stokholmo, ĉar ni ne povas humile peti subtenon, perfidante nian klason… »

Niaj K-doj bone juĝos tiujn kalumniojn. Ni ne aldonas komentojn.

Dum jaroj oni promesis al siaj anoj la okazigon de grandioza kongreso en Moskvo, sed pro iuj misteraj motivoj oni eksilentis pri tiu ĉi projekto k finfine kontentiĝis, kvankam montrante ioman ĝenon, per simpla konferenco en kapitalista lando.

La psika komplekso Lanti

Kiom multe influas personaj rilatoj la objektivan juĝon de la « S.P. »-redaktoro, tio estas videbla el la senĉesa ripetado de la opinioj pri K-do Lanti k lia sennaciisma teorio. La kunlaborantoj apenaŭ povas skribi frazon, ne revenante al tiu ĉi temo, dum fakte la sennaciismo ne ludas pli grandan rolon en SAT ol la ceteraj tendencoj laŭstatute permesataj. Jen ekzemple, komence de fruntartikolo en n-ro 20 :

« Spite esperantistaj tradicioj IPE nunjare ne kongresas, sed nur konferencas. Eble tiu fakto ĝojigas sinjorojn Lanti… »

Verdire, nur la psikoanalizo povas solvi tiun kazon de persekutofobio.

« Semi malamon al Sovetio dum preparado de milito kontraŭ ĝi, estas la tasko de gazetaro. S-ro Lanti, estinta ĉefredaktoro k nun reĝisoro de ‘ S-ulo ‘ k s-ro Grenkamp-Kornfeld, la nuna ĉefredaktoro de ‘ Nia Gazeto ‘ — ricevis koncernan mendon de siaj mastroj. » (N-ro 21.)

Ho amikoj, mi petegas vin, kiu, jes, kiu do pro ĉiuj satanoj, estas tiuj mastroj ? K-do Lanti vivas en Francio, kies ŝtatanecon devige li havas k kies registaro flegas ekstreme bonajn rilatojn kun Sovetio k bonakceptis antaŭ nelonge la multe laŭditajn aviadilojn sovetiajn. Do li ricevis la mendon de francaj estroj dissemi malamon al Sovetio, ĝuste en tiu ĉi momento, kiam « Echo de Paris », organo de la armeo k generalaro, skribas, ke la malvenko de Sovetio estus katastrofo por Francio ? La teorio havas truojn, K-do Demidjuk ! Ne ekzistas pli grandaj amikoj de Sovetio ol Erjo (Herriot), Petro Kot k Bartu (Barthou). Tiu lasta laboregis por ebligi al Sovetio la eniron en la Ligo de Nacioj, kontraŭludante la amikecon de Polio k Svisio.

Ĉia tia skribado en « S.P. » estas malica kalumniado kun la celo malestimigi K-don Lanti, kiun oni volas kredigi agento de la burĝaro pro tio, ke li ne konsentas kun la metodoj de la komunistaj opoziciuloj.

La marionetoj de Lanti.

Kvankam K-do Lanti depost pli ol unu jaro ne plu estas gvidanto de SAT, sed simpla membro, la kunlaborantoj de « Sur Posteno » suspektigas la nunajn Plenumkomitatanojn esti nuraj marionetoj de Lanti, kiuj ricevas de li la instrukciojn pri gvidado de SAT. El tiuj ĉi asertoj evidentiĝas ne nur nepravigebla malestimo kontraŭ la nuntempe gvidantaj K-doj, sed ankaŭ la intenca ignoro pri la diversaj ŝanĝoj faritaj depost tiu tempo. Por akceli la unuecon en la vicoj de la lab.-esperantistoj, ni forigis ĉiujn artikolojn, kiuj tuŝas tro akre la diferencajn punktojn de la diversaj tendencoj. Estas simpla k evidenta mensogo, kiam en « S.P. » n-ro 18 oni skribas : « … oni nutras la novajn ne jam spertajn k klaskonsciajn k-dojn per Sennaciulo, kiu anstataŭ voki al efektiva praktika unueca fronto sin okupas per kontraŭproleteca « sennaciisma » (fakte imperialisma) rezonado k kalumnias pri la socialisma konstruado en Sovetio. »

La kondiĉoj pri unueca agado.

La IPE-gvidantoj asertas, ke ili akcelas la unuecan fronton, la unuecan agadon. Bone, tion ni akceptu kiel deklaron de volo. Sed tiam ni demandas, kie estas la konformaj agoj ? La blufo ne nur estas ofendo al la kuntraktanto, sed ankaŭ ĝi estas maldigna ago de la trompemulo. Krom tio estas danĝere, malaltigante la forton de la supozita kontraŭulo pligravigi siajn proprajn fortojn, ĉar tio sorĉas belan miraĝon antaŭ la okuloj de honestaj K-doj, kiun dispelas la kruda vento de la realo, k restos kiel postlasaĵo la amara sento de seniluziiĝo.

Ni rifuzas apliki tiajn metodojn. Ni fidas al la fruktoj de nia Laboro. Tiel ni plej bone pruvos la senbazecon de la insidaj atakoj de IPE-gvidantoj.

H. P.

¹ SAT k ISE. — H.P.

La Homa Besto

Miĥaelo Rey

Inter homoj, kiu estas plej sagaca, li la leĝojn diktas, la landlimojn strekas, kaj sur bazo de ponardo k buŝumo estro sin starigas k la ŝtaton fondas. En porciojn jam la mondo dividita, ekfloras akre de raso l’ abomeno kontraŭ raso ; frato fraton dispecigas kaj pereas vundinto k vundito. Havante dume nek leĝojn nek landlimojn, Ĉian donacon partigas de naturo, sen fimalamo, la besto kun la besto, vegetanta la leono en kavaĵo, grimpanta tra arbaroj la pantero ; kaj la ŝarko glitnaĝanta tra la maro.

Elhispanigis SAT-ano 18337.

— página 3 —

SENNACIULO — 69

EL NIA LETERUJO

K-do Mark Starr skribis el Katonah (Usono), salutante la Valencian Kongreson, i.a. jenon :

… Ju pli reakcio blovegas, des pli necesas la praktika sennaciismo de nia organizo. Simile al la malluma Mezepoko, la miasmo de faŝismo fine malaperos k la interkunigo de l’ laboristaro el ĉiu lando, hardita per persekuto, efektiviĝos. En Usono bedaŭrinde la laboristoj ankoraŭ dividiĝas laŭ lingvo k raso. La infanoj en la lernejo akiras la anglan lingvon samtempe kun usona ŝovinismo k malfacila estas la tasko de laboristedukado kuraci la malsanon. La grava malforto de esperanto estas, ke ĝi estas tro racia ; nenia grupo de establitaj konzernoj profitus per ĝia alpreno en la lando de la ĉiopova dolaro ; la enmigrantoj kunportas la naciismon de la malnova hejmlando en la novan k, ekzemple la germano eĉ en Usono fariĝas viktimo de Hitlermanio. Jen, laŭ mia opinio, la kialo pro kio esperanto ne rapide kreskas en Usono, kie laŭ bezono ĝi plej bone utilus.

Rozvelt, la « Liberalulo », penas reguligi usonan kapitalismon, sed la kapitalistoj akceptas ĉion de li, sed ne volas doni ion. Al la laboristo li, simile al Lojd Ĝorĝe en Britio, promesas multon, sed donas malmulton. La laborist-sindikatoj nun kreskas rapide k baldaŭ eĉ la konservativaj anoj de la Amerika Federacio de Laboro pli vekiĝos k batalos. Espereble la sindikatoj komprenos la neceson de internacia solidaro, k tiam ili kunlaboros kun nia SAT…

* * *

K-do Worst informas nin per traduko el « De Fakkel » pri la reakcia juĝistaro en Nederlando. Ni resumas, citante nur kelkajn frazojn :

Dum kelkaj monatoj la prezidanto k krome propagandisto de la Sendependa socialista partio en Nederlando jam duan fojon estis kondamnata al malliberejo puno pro t.n. ribeligaj eldiroj, prononcitaj en publika kunveno. — La registaro povas proponi leĝojn, la parlamento (2-a Ĉambro) povas akcepti ilin, k la juĝistaro (laŭ la teorio) aplikos ilin nepartiece k sendepende de la registaro ! Sed tiu juĝistaro konsistas el reprezentantoj de la reganta klaso. La rekta influo de la registaro sur la juĝistojn kreskis konsiderinde. Tion montris klare la proceduro k kondamno al la prezidanto de Sendep. Soc. Partio. Inter la aktaro troviĝis du ministraj cirkuleroj, en kiuj la antaŭa k la nuna ministroj de justo ordonas fari pli severajn procedurojn kontraŭ revoluciaj ĵurnalistoj k paroladistoj. Oni bazis la cititan kondamnon sur paroladoprotokolo tre malprecize k nekohere farita, el kiu la juĝistoj konkludis pri « instigo al ribelo kun armiloj en la mano ». La nuntempa aplikado de l’kriminala kodo signifas praktike la finon de la libera parolo.

* * *

K-dino 15 541 el Amsterdamo informas laŭ Okcident-kvartala Gazeto pri la atmosfero en Amsterdamo dum la tagoj de l’ senlaborula ribelo :

… Tute ne vere estas, ke ekzistis iu antaŭpreparita plano. Kulpigoj al kelkaj politikaj partioj en tiu direkto, kvazaŭ ĉi lastaj estus fosintaj en mallumo, grandparte estas kalumnioj k penado forkonduki la atenton de siaj propraj teruraj malperfektaĵoj k manko de kuraĝo… Ke fluas sango, ke falas viktimoj, ke posedaĵoj de la komunumo k de butikistoj estas detruataj k prirabataj, tio unue ne estas la kulpo de la ekstreme incitita popolo, nek de la tielnomataj « nerespondecaj politikistoj »… Unuflanke al tiuj, kiuj jam troviĝas en sufiĉe bona situacio, la registaro prezentas okazon anonci ĉe la impostdeklaroj antaŭe neanoncitajn milionojn da enspezoj, senpune, pro kio montriĝas, ke oni forgesis deklari al la fisko multe pli ol 1.200.000.000 da guldenoj ! — k samtempe ĝi punas senkompate la mizerulon, kiu vivante pere de ŝtata monhelpo, ne deklaras kelkajn flanke enspezitajn guldenojn… Ĉi tiuj ekstremaj maljustaĵoj instigas al perforta kontraŭstaro…

* * *

K-do « Maljuna laboristo » el Ĉeĥoslovakio formulas siajn konkludojn post legado de « Oomoto Internacia » jene :

Hodiaŭ la unuan fojon mi legis ekzempleron de la gazeto (esp-ista) « Oomoto Internacia », k tuj mi venis al jenaj konkludoj pri la celoj de tiu ĉi movado : 1. Starigo de du klasoj : unu reganta k diboĉanta, k unu subpremata k mizeron suferanta klaso ; 2. La dio estas la monsako k sekve de tio : 3. La plej riĉaj homoj estas la plej diecaj k devos esti elektataj kiel diktatoroj ; 4. La vasta laboranta popolamaso firme kredu al tiuj ĉi Dioj k ne kontrolu aŭ kritiku iliajn agojn ; 5. Por nebuligi siajn materiajn intencojn, la homoj devas prediki la Di-kulton ; 6. Ĉi tiu stato daŭru eterne.

Resumo :

  1. Vera Oomotano povas esti nur riĉulo, ĉar por la malriĉuloj Dio ĝis nun ĉiam rifuzis sian helpon.

  2. La laboristoj restu sen Dio, ĉar per religiaj frazoj oni ne povas plenigi la stomakon. Aŭ ĉu la Oomotanoj vere kredas, ke la nun reganta kapitalista klaso pro Dio rezignos je siaj privilegioj ?… Ni devus atendi ankoraŭ kelkmil jarojn !

Enhavotabelo

(Jarkolekto 10-a, n-roj 410-421)

Laborista Esperantismo. — Paĝo

  • A.D.L.E.L. … 3, 8, 18, 22, 26, 42, 52
  • Alvoko pri Aŭstrio … 32, 54, 65
  • Britio … 10
  • Ĉinio … 39
  • Danio … 46, 63
  • Ferd. Zajdl (Nekrol.) … 53
  • Francio … 38
  • Honora Tabelo … 20
  • Hungario … 21
  • IPE … 27, 68
  • Kongreso … 8, 14, 21, 33, 39, 45, 52, 57, 61-63
  • — Rezolucio … 63
  • Korespondado, pri … 35
  • E. Lanti (Tra la Ventegoj) … 7
  • La nuna situacio de esp-o … 64
  • Leteroj, el niaj (problemoj de SAT) 9, 15, 53, 58
  • Nederlando … 21, 33, 46, 64, 69
  • Polio … 34, 39
  • Portugalio … 27
  • Raportoj de P.K. … 49, 55
  • SAT (taskoj, celo, ideologio) 1, 4, 19, 25, 31, 41, 43, 67
  • Svedio … 4
  • Unua de Majo … 38
  • Usono … 10, 26, 69
  • Varbado … 48
  • « Neŭtrala » movado … 14, 40, 53, 72
  • Grosjean-Maupin (Nekrol) … 22

Socipolitiko.

  • Belgio … 58
  • Aŭstrio … 21, 36
  • Germanio … 10, 15, 28, 40, 47, 53
  • Hispanio … 13, 37, 44
  • Nederlando … 27, 65
  • Sovetio … 47
  • Svedio … 41
  • Usono … 64

Militismo … 16

Prilingvaj artikoloj … 20, 38, 51, 65

Literaturo.

  • Poemoj … 19, 32, 42
  • Tago el mia Vivo … 23

DISKUTEJO.

  • Eduko … 11

Doktrino … 59, 66, 70, 71

FRAKCIOJ K FAKOJ.

  • Fervojistoj … 59
  • Grafiklaboristoj … 29, 40, 48
  • Liberpensuloj … 71
  • Sennaciistoj … 5
  • Socialistoj … 16
  • Stenografoj … 29

Breĉo (listoj) … 5, 11, 20, 27

La rubrikoj : En nia movado, Ekster nia movado, Komunikoj de Plenum-Komitato, El Redaktejo k Administrejo, Tra la Esperanta Gazetaro, Recenzejo, Radio, Memornoto, Nia poŝto, Nekrologo, kc. ne estas registritaj ĉi tie, ĉar ili troviĝas pli malpli regule en ĉiu numero.

Suplemento.

Protokolaro pri la XIV-a Kongreso (kun la n-ro 421).

[REKLAMO p.3] P. Neergaard : Fremdvortoj en Esperanto. Tre valora libro, studobjekto de superaj ekzamenoj ĉe la Centra Dana Ligo Esperantista. 64 paĝoj. Prezo : 4.80 fr. fr. SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20.

— página 4 —

70 — SENNACIULO

Tra la Esperanta Gazetaro

Zamenhof kiel ĉina generalo.

« La Verda Standardo », anarkista organo, aperanta en Ĉinio, represas alvokon de la Ĉanĉoŭa Esperanto-Instituto, por ripari la domaĝojn kaŭzitajn de la ĉina soldataro batalinta en la servo ĉu de la Deknaŭa ribelanta armeo, ĉu de la Nankina. Ambaŭ armeoj sinsekve okupis la mezgradan lernejon, bruligis tablojn k seĝojn k forportis multe da materialo valora por la instruado. Poste la alvoko diras :

« Sed la granda domaĝo estas, ke la soldatoj de la Nankina kun furiozo piedrompis la portreton de nia kara Majstro Zamenhof k disŝiris la standardon, kiuj ambaŭ pendis sur la muro de lernoĉambro. Pro la malsaĝeco ili prenis la portreton por tiu de generalo Cai-Tin-Gai k la standardon por la simbolo de la nova regantaro. »

La vandaleca karaktero de la soldatbandoj estas la sama ĉe eŭropanoj aŭ azianoj. Kie ili ekaperas svarme, tie velkas la civilizo k kulturo. Inkluzive esperanto.

Divido signifas fiaskon

La organo de Internacia Proleta Kooperado, « Fajrero » (julio-aŭgusto) raportis pri la X. Renkontiĝo de tiu IPK.

« Nuran fojon dum nia trilanda entrepreno la X. renkontiĝo aspektis kiel fiasko. Malmulte da esperantistoj (ĉirkaŭ 70) kunvenis en tiu urbeto. Ne estas komprenebla la fakto, ke ĉi-foje la belgoj (!) estis tiel malmulte nombraj… »

Ĉu tio ne estas evidenta signo, ke la laboristoj estas lacaj forkonsumi siajn fortojn k energiojn favore al eta sektoro de laborista movado k pli vere deziras manifestacii en pli vastaj kadroj ? La SAT-Kongresoj ne estas fiaskoj, sed belaj pruvoj pri la kreskanta kompreno de la laboristaj esperantistoj, ke ilia loko estas en SAT. Ankaŭ la Proleta Kooperado povus konsistigi fakon en nia Asocio k partopreni sukcesplenajn internaciajn kongresojn.

La bierindustrio bone floras en Japanio.

« La Revuo Orienta » (junio) publikigas « Historieton pri Bierindustrio en Japanio », klasifikante tiun ĉi mondrenversantan eventon en kvar periodoj. La unua japano, kiu faris bieron estis — vi notu bone en la memoron — s-ro Noguĉi. Tio estis en la jaro 1873, — dum epoko do, kiam la okcidentanoj jam delonge ĝuis tiun ĉi kulturan konkeraĵon. Dank’ al la granda milito, kiam la importo de biero ne estis ebla, « la produkto de biero en Japanio subite grandiĝis. La bierindustrio prosperiĝas en nia lando spite de la malbona stato de la ekonomio post la milito. En 1931 6 grandaj kompanioj (la sumo de ilia kapitalo estas 85.266.088 jenoj) produktis ĉ. 149.100.000 litrojn da biero. »

Kaj la lando estas savita. Biero trankviligas la ribelemon. Iu bavara industriisto diris : « Se en 1918 (jaro de la revolucio) ni estus havintaj fortan bieron, la popolo ne estus farinta revolucion ».

Rakontoj el la spirita mondo.

Kompreneble temas pri s-ro Onisabro Deguĉi. Ekstrakto el Ĉapitro 1261. Mil ducent sesdek unu. En Oomoto Internacia de majo. Dank’ al dia graco, s-ro Deguĉi ekskursas regule al la regiono de spiritoj. Tion li rakontas al atavismaj cerboj de nia tiom klera generacio.

« … la Regno de Spiritoj troviĝas inter la Ĉiela k la Infera Regnoj, kie kolektiĝas spiritoj bonaj k malbonaj… Ĝi estas la loko, kie ok vojoj kuniĝas… En la centro, sur la vojkruciĝo staras la oficejo de la Spirita Mondo. »

Certe kun moderna instalaĵo. La spiritoj estas verŝajne zorge registrataj, laŭ alfabeto, kun datoj k profesio. Sed kelkaj havas bonajn ŝancojn :

« La spiritoj venantaj de oriento estas ĝenerale bonaj… » Evidente, ĉar estas certe la japanoj. Hitler dirus, ke tiuj, kiuj venas el Mezeŭropo, estas la favoritoj de la spiritoficejestro.

« De okcidento venas spiritoj iom malbonaj. Ili devas trapasi la monton de glavoj… se oni devojiĝus aŭ falus, oni multe suferus trapikite je la piedoj… »

Tiuj suferantaj « spiritoj » verŝajne kunportas ankoraŭ restaĵojn de materio. Por ĉiu spirito s-ro Deguĉi havas apartan specon de sufero. Se ĝi venas de nordo — kompreneble la glacio estas la malagrablaĵo. Tiuj de l’sudo suferas pro la varmego, ktp, ktp.

En oriento nenio nova, s-ro Deguĉi. Vi kopias la absurdaĵojn de la Katolika Eklezio k deziras fariĝi Papo k pioniro de la japana kapitalismo. Senspinaj esperantistoj, mistikemaj k sentimentalaj, naive k romantike konsideras seriozaj viajn revelaciojn k legas kredeme la fantaziojn de via kaprico, anstataŭ orientiĝi kritike per sia propra rezonkapablo, por forbalai tiun konglomeraton de fantaziproduktoj.

PORTUGALIANOJ ! Dum la lastaj monatoj ni ricevis oftajn plendojn el vi pri nericevo de gazetoj. Tamen ni ekspedas ilin al vi laŭ la sama maniero, kiel alien k estas neniel kulpaj pri la malbona ricevado.

NOTINDAĴOJ

En la esperantlingvaj Gazetkomunikoj de la Transportlaborista Internacio ni trovas jenajn atentindajn ciferojn k faktojn :

  1. La 1-an de januaro 1934 apartenis al ITF 91 sindikatoj, inter ili 74 en Eŭropo, 6 en Ameriko, 9 en Azio, unu en Afriko k unu en Aŭstralio. La suma nombro de la membroj estas 1.650.000, el ili 990.000 fervojistoj, 200.000 maristoj k 460.000 aliaj transport- k trafiklaboristoj. Depost la 1. de januaro estis eksigitaj du sindikatoj (fervojistoj de Nederlanda Hindio k maristoj en Estonio), ĉar ili ne pagis kotizon al ITF. La sindikatoj de la fervojistoj k transportlaboristoj en Aŭstrio estis disigitaj de la registaro de Dolfus, sed jam kuniĝis malgrandaj grupoj, kiuj tre fervore neleĝece laboras k havas regulajn rilatojn kun siaj K-doj en eksterlando. La fervojistoj eĉ reeldonas depost julio sian gazeton, kompreneble en malgranda formato, k disdonas ĝin kaŝe inter la fervojistaro. La fervojistoj ĝoje salutis la reeldonon.

  2. La sveda asocio por Laborista Klerigo (ABF) aranĝas jam dum kelkaj jaroj ankaŭ esperanto-kursojn. La evoluo de la lastaj jaroj montras, ke la intereso por esp-o inter la svedaj laboristoj kreskadas konstante. La raporto de ABF pri la kursa periodo

[REKLAMO p.4] Socialista heroo estas la maŝinisteto JIMMIE HIGGINS. Romano de Upton Sinclair. 372 paĝoj dense kompostitaj. Form. 13×19. Prezo : 22.50 fr. broŝ., 29.— fr. bindite. SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20.

Ĉu la laboristaro mem interrilatas malamikece ?

Jam de multaj jaroj mi legas diverstendencajn laboristajn gazetojn, k en preskaŭ ĉiuj artikoloj mi trovas ĉiam la saman eraron : Oni intermiksas intence la membraron de la diversaj partioj kun ĝiaj gvidantoj.

Ekz. en « S-ulo » n-o 415 en la artikolo « Por la interakordigo de teorio k praktiko », oni povas legi jenan frazon :

« La germanaj komunistoj k socialdemokratoj, malgraŭ la komuna lingvo k malgraŭ la samaj finceloj, interbatalis per furioza malamikeco. »

Nu, de kie venas ĉi tiu malamikeco ? Ĉu ĝi estas natura ? Jam pli ol kvardek jarojn mi interrilatas kun laboristoj diverstendencaj k neniam mi povis konstati inter ili naturan malamikecon politikan. En ĉiuj kazoj, kie mi trovis reciprokan antipation, ĉi lasta estis parte la rezulto de agitartikoloj en la kontraŭpartiaj gazetoj, parte ĝi estis la rezulto de la agitparoladoj faritaj de la gvidantoj en la kunvenoj.

Bedaŭrinde estas konata fakto, ke granda parto de la laboristoj nek prenas sur sin la penon memstare pensi, nek ili trovas necese, aŭskulti ankaŭ la argumentojn de la kontraŭa partio. Mi ne povas bone imagi, ke du homoj, kiuj aspiras la saman celon, ne facile trovus komunan vojon por atingi ĝin. Se tio ĉe la laboristaro ĝis nun ne estis ebla, tion mi devas atribui nur al malĝusta, egoista gvidado.

Jes, la gvidantoj ! Precipe la bone salajrataj gvidantoj ! Ili vivas komforte, pro tio ili burĝiĝas, ili perdas la kontakton kun la laboristoj k interrilatas kun ili nur tiom, kiom estas necese por kolekti la kotizojn. Pri la sorto mem de la laboristoj ili ne faras al si skrupulojn, ĉar ili ja ne sentas la mizeron. Pro sia malbona konscienco timante, ke la propraj anoj povus forkuri, aliĝi al la kontraŭa partio k tie pagi siajn kotizojn, ili devas seninterrompe klopodi, per insult-artikoloj k paroladoj teni la membraron en konstanta malamikeco kontraŭ la membroj de la alia partio. Tiuj ĉi sinjoroj ĉiam k ĉie predikas la unuecon, sed en la realo ili ne volas ĝin.

Per tio mi ne volas aserti, ke ĉiuj gvidantoj meritas ĉi tiun riproĉon, sed la kelkaj esceptoj nur konfirmas la regulon k ne povas ŝanĝi ĉi tiun naŭzan staton. Por forigi ĉi lastan estus necese, ke la sinjoroj gvidantoj

— página 5 —

1933/34 ree pruvas tion. Dum tiu periodo estis aranĝitaj 25 kursoj por esperanto kun 485 partoprenintoj, nur 17 kursoj por angla lingvo kun 334 partoprenintoj. En la kursa periodo 1932/33 estis aranĝitaj 18 esp. kursoj k 17 anglaj kursoj. Oni do vidas, ke la nombro de la esp-kursoj pliiĝas. Ĝojige estas ankaŭ, ke la kursoj por socialismo kreskis de 13 al 19.

Liberpensula Angulo

K-doj liberpensuloj en SAT ! Okazis la 8-an de aŭgusto en Valencio la kunveno de la liberpensula fako de SAT. Ĝia celo estis la restariĝo de la fako. Oni unue konsideris la malsukceson de la faka laboro en antaŭaj jaroj, vidante, ke tio okazis pro manko da helpo k kunlaboro de la membroj. Oni plue konsentis, ke en la estonto la laboro devus esti pli dividata inter la membroj k ke ĉiu membro kunhelpu skribi artikolojn aŭ kolekti notojn pri io interesa rilate religiajn aŭ liberpensulajn aferojn en sia lando aŭ urbo k sendi ilin al la sekretario por publikigi ilin en « S-ulo » aŭ en « Sennacieca Revuo ». Oni tiam elektis K-don P. Sch. kiel provizoran sekretarion. La minimuma kotizo estas fiksita je unu respondkupono. Ĉiu membro povas sendi kune libervolan donacon. Oni decidis peti al SAT, ke ĝi informu la SAT-anojn pere de « S-ulo », ke ĉiuj liberpensuloj en SAT sendu sian kotizon rekte al la sekretario. Kie tio ne eblas, oni sendu ĝin al SAT, kiu transdonos al nia fako la monon.

Ni intencas fari nian laboron per ĉiuj niaj fortoj. Nur tiam ni havos fortan, efikan k bone organizitan fakon.

Do, helpu Gek-doj ! Sendu ĉion rilate nian fakon al P. Schalmey, Callosa de Segura (Alicante), Hispanio.

Pri la holandanoj-nomadoj

Ni resumas skribaĵon de K-do A. Pâris : Sendante gazetojn al SAT- k LEA-anoj en Francio, mi konstatis kun mirego la nekredeblan nombron da K-doj, « translokiĝintaj ne lasinte adreson ». Jam antaŭ du jaroj mi diris al div. K-doj, ke miaopinie la esp-istoj estas nomadoj. Mi konkludas el tio, ke la holandanoj eble ne estas pli nomadaj ol la francoj, sed certe kutimas informi siajn organizojn pri adresŝanĝoj, dum… la francoj kutime tion ne faras k perdiĝas por nia movado. Ni do ne insistu tro pri la holanda nomadeco, sed male gratulu ilin pro regula plenumo de siaj anaj devoj !

En nia movado

(Kroniko)

Francio. Sankta Dionizio (St. Denis). Post unutaga restado en Parizo (vizito al vidindaĵoj) la preskaŭ centpersona Holanda peraŭtobusa karavano, revenanta de la Valencia Kongreso, ĝuis gastrajton en nia urbo, antaŭurbo de Parizo, kiu havas komunistan komunumestraron (urbestro J. Dorjo (Doriot)). La Gek-doj tendumis en la « Stadio de l’Unueco » (sportplaco) k ricevis senpagan vespermanĝon konsentitan de la urbestraro. Pri la aranĝoj zorgis K-do Valoris (Vallauris).

Polio. SES (Soc. Esp. Societo de Polio) faris lastatempe malrapidajn, tamen konstantajn progresojn. Ĝi eldonis (hektografie) 3.300 propagandilojn, varbilojn por la Societo, prospektojn pri koresponda kurso k pri Migranta gazetlegejo. Ni akiris krom 20 anoj en Varsovio 30 en 15 lokoj de Polio. Ni kunlaboras kun LEA « Tagiĝo » en Krakovo (50 m.), lab. grupo ĉe Kooperativo « Vitraj domoj » en Varsovio (20 m.) k grupoj en Gdynia k Kališ. Ĉiuj promesis helpon por eldono de propra bulteno. Jam funkcias ankaŭ Gazetservo k Migranta Gazetlegejo. Malhelpoj ankaŭ estas multnombraj ; du bravajn K-dojn ni perdis per malliberigo (kulpigitaj pro aliĝo al malpermesita politika organizo). — L.

[REKLAMO p.5] La plej grava helpilo por ĉiu esperantisto estas la Plena Vortaro de Esperanto Dua eldono kompletigita k revizita 512 pĝ. Formato 14×20 cm. Prezo : 60 ffr. + afranko (2.40 fr. por Francio, 4.40 por landoj de la Stokh. konvencio, 6.80 fr. por la ceteraj). SAT-anoj rajtas je unu ekzemplero por 54.— fr. (afrankite). Notu : Jugoslaviaj klientoj mendu ĉe la firmo A. Celap, Trg Kralja Aleksandra 8, Zagreb, pošta konto Celap, nº 33 563. Prezo : : 210 din. inkluz. afrankon.

Recenzejo

D-ro S. Chazan : Socialismo, ĝia ideologio k realiĝo. Eld. N. Szapiro, Varsovio, Nowolipki 8. Prezo nemontrita. 47 paĝoj. Formato 12×18.

La broŝuro, kies lingvo estas bona k flua, evidente ne havas tre grandan aktualon post la spertoj faritaj en politika k ekonomia vivo de kelkaj ŝtatoj, tiom pli, ĉar la aŭtoro, kies kritiko estas akra k ofte limetas [?] al ofendoj, en sia kritiko neniam citas nomojn, ĉu de partioj aŭ personoj, sed kontentiĝas aludi nur pri « la komunistoj », « revoluciistoj », « kies internacia karaktero estas manko de amo al la patrujo » (!). Ĝeneraligaj juĝoj estas neniel pravigeblaj k senvalorigas ĉiun diskuton.

La aŭtoro deklaras sin « evoluciisto » k forjetas ne nur la rimedon de revolucio por transformo de l’ŝtato en socialisman socion, sed ankaŭ la perforton entute. Li pledas por « edukado » de la homoj, tiel maturigante ilin por socialisma ordo. Li volas prediki, persvadante la kapitalistojn pri la bono de frateca socio — almenaŭ oni devas tiel konkludi, ĉar li ne konigas al ni la rimedon, per kiu li volas devigi la kapitalistojn, ekzemple la junkrojn, cedi siajn havaĵojn al la socio. Ne estas mirige do, ke li finfine atribuas al la religio (k do verŝajne al la diversaj eklezioj) gravan taskon : malkutimigi la homojn pri la « propraĵo ».

Koncize dirite : Dezirante nebuligi la konscion de la ekspluatatoj pri la klasa karaktero de nia socio, li apartenas al la pioniroj, vole aŭ nevole, de l’kristana aŭ pagana faŝismo k finfine devas tie tute eniĝi — se li ne revenos al la bazo de la batalanta laboristaro. H. P.

spertu same la mizeron kiel la kompatindaj laboristoj.

Maljuna laboristo.

Evidente K-do Maljuna Laboristo ne kontestas la ĝuston de mia aserto, kiun li citis, ĉar ja nur la fakton mi konstatis. Mi timas, ke la K-do ne legis tre atente mian artikolon, ĉar tiel li estus povinta konstati, ke ankaŭ mi provis solvi la demandon : « De kie venas tiu ĉi malamikeco ? » Ne estas facile analizi tiun ĉi komplekson da kaŭzoj, kiuj fine kreas la nunan staton de la internacia proletaro. Ni trovas ekzemple tion, kion la K-do citas : la personan ambicion de gvidantoj, motivojn pri konservo de salajro k bonstata vivo. Sed ni ankaŭ vidas la obstinon de idealemaj homoj, kiuj sincere sekvas la vojon al la celo. Ni devas bone distingi ambaŭ kategoriojn : la egoistojn celantajn nur la personan profiton — ili estu senkompate eliminataj, ĉar ili evidentigas mankon de karaktero —, due la sincerulojn, kiuj praktikas la fanatikon pro nekapablo konvinki la aliajn — ili havu nian toleremon k paciencon, ĉar ili evidentigas nur mankon de scienceca spirito, kiun oni povas akiri per bona volo. Pasia disputo k interbatado ĉe diskuto de matematikistoj estus ja ridinda spektaklo ! Ni bezonas senpasian diskutadon, en kiu nur la argumentoj valoru. Ni ne povas tro ofte ripeti la esencan karakteron de SAT, kies statuto postulas la sendogmiĝon de la mondkonceptoj de niaj K-doj. Tio ne signifas, ke ĉies opinio estas ĝusta k ke nur ekzistas subjektivaj veroj. Tio pli vere signifas, ke ni cedu la lastan vorton pri la homaj ekkonoj al la plej supera instanco de la homa ekkonkapablo : la Racio. Nur en tiu ĉi direkto ni povas iri por unuigi la spiritojn, kiuj celas la samon. Ĉiuj ceteraj klopodoj estas ekleziecaj, dogmecaj k neniam povas konduki nin sub la saman tegmenton.

Rilate al la gvidantoj, kiuj celas nur la propran profiton, mi diru simple : Forpelu ilin ! Rigardu, ĉu iu diboĉas — forpelu lin ; Rigardu, ĉu iu elspezas pli ol bonkvalita laboristo — forprenu de li la pluson ! Rigardu, ĉu iu nomas sin « socialisto » k tamen malbone traktas edzinon, infanojn, bestojn — malfidu lin !

Tiuj ĉi konsiloj estas tiom elementaj, ke oni povus opinii ilin memkompreneblaj — se la laboristoj estus pli kritikemaj k tial ankaŭ pli sendogmaj.

H. Platiel.

— página 6 —

Enciklopedio de Esperanto. I. Volumo. A.-J. Redaktis L. Kokeny k V. Bleier ; la lingvan fakon K. Kaloscsay ; iniciatinto-ĉefredaktoro : I. Ŝirjaev. Unua eldono 1933. Formato 15×23 cm. 272 paĝoj + 112 bildpaĝoj. Prezo kun la baldaŭ aperonta dua volumo : broŝ. 30 sv. fk., bind. 34. Eldonis Literatura Mondo, Budapest.

Recenzon pri la verko oni trovos en la oktobra kajero de « Senn. Revuo ».

Viktoro Rakosi : For la Viandon. Trad. el la hungara Ladislao Spierer. 46 pĝ. Form. 10 × 15. Prezo : 5 ĉ. kr. aŭ 2 resp. kup. Eld. Ant. Prazak, Jablonné n. Orl., Ĉeĥoslovakio.

Ses bonhumoraj rakontoj, kiuj helpas pasigi horeton da ripozo. La unua, kies titolo estas ankaŭ tiu de la libreto, efikas iomete senguste, ĉar la tempo, en kiu oni mokas pri la vegetaranoj, jam pasis.

H. P.

Karl Nebenzahl : La influo de vegetarismo al la morala k socia progresado. Eldonis « Vegetarano », str. Dr. Istrata n-ro 10, Bukarest, Rumanio. Prezo : 2 fr. fr., 34 paĝoj.

La Vegetara Ligo Esperantista, fondinte eldonserion La Biblioteko « Vegetarano », aperigis per tiu ĉi broŝureto la unuan numeron. La verkinto elmontras la gravajn konsekvencojn de l’ vegetarismo laŭ etika k ekonomia vidpunktoj k refutas la ĉefajn kontraŭargumentojn facile k definitive. Neniu socialisto devus ignori tiun ĉi problemon, ĉar la reĝimo de justo ne povas halti antaŭ la milionopa ĉiutaga murdado al senkulpaj bestoj. La broŝuro estas havebla ĉe SAT.

H. P.

La Espero k La Tagiĝo (du esp. kantoj) estas eldonitaj sur gramofondisko de la Eldona Societo Esp-o, Stokholmo, kantitaj de juna sveda operetkantisto. Prezo : 3,50 sv. kr.

Ribelo en UEA

Sensaciaj rezultatoj de la UEA-Kongreso.

La 26-a Universala Esperanto-Kongreso de la neŭtrala UEA en Stokholmo kunvenigis ĉ. 2.000 personojn. La malferma kunsido okazis en la Koncerta Domo — la sama loko, kie malfermiĝis lastjare la 13-a SAT-Kongreso. La kongresaj kunsidoj okazis en la parlamentejo.

La solena malferma kunsido superŝutis la aŭskultantojn per abundo da salutparoladoj faritaj je la « nomo de registaroj » sendintaj « reprezentantojn », salutparoladoj je la nomo de la naciaj esp-organizoj, k fine alparolis s-ro Privat la kongreson el radio-stacio de Lozano (Lausanne). Entuziasmo, aplaŭdego !

En la Laborkunsido, la sola kiu estis fiksata de la Kongres-aranĝintoj, krevis « bombo » en formo de abdik-deklaro de la prezidanto de UEA, s-ro Stetler. La raporto de « Heroldo » tekstas : « Ekregas ĝenerala konsterniĝo en la salono. Nur malmultaj scias aŭ divenas, pri kio temas la ekscito ». — Aj, aj, sinjoroj, kiu ludo malantaŭ la kulisoj ! En aparta « Klariga Kunsido » la publiko ricevis la klarigon pri la okazintaĵoj de l’antaŭa tago :

La komitata kunsido devis novelekti 8 komitatanojn, post kiam la landaj asocioj jam estis elektintaj 16. La rezulto estis : s-roj Karš (Karsch), — ĝis tiam vicprezidanto — Ĉe (Cseh) k Privat ne plu apartenas al la Komitato. S-ro Stetler deklaris sin solidara kun la ne plu elektitaj membroj k demetis sian oficon. Tiu ĉi rezulto certe estas sensacia k pruvas la fortan kontraŭfluon en UEA, kiu ekzistas jam de longa tempo k ĉiam denove alpuŝas la digon de la ĝisnuna komitata fortikaĵo. Nun, konataj nomoj paliĝas. S-ro Stetler nomas la « novan » spiriton nacia k la malnovan, de li reprezentitan, internacia. Ni emas diri, ke la burĝaj organizoj naĝas pli k pli en la faŝistan fluon. Tiu, kiu ne volas doni sian manon, nomon k monon al faŝista organizo, devas turni sin al SAT, kiu estas k restas la organizo de ĉiuj, kiuj rason k nacion ne konsideras kiel esencajn diferencojn.

La nova komitato volas aktivigi la movadon. La lastjara deficito de UEA estis preskaŭ 20.000 sv. frankoj. Ne estas malinteresa fakto, ke s-ro Privat foje ricevis dum unu jaro 6.000 sv. fr. por la redaktado de « Esperanto ». La nova komitato volas ŝpari k forigi la deficiton.

Kien flosas UEA ? Ni kredas ĝin diveni, konsiderante, ke la venonta Kongreso okazos en Romo !

-tiel.

Memornoto

Represis el « S-ulo » k « S. R. » : Arbetaren, Stokh., 8.8 (let. el Brazil.), The Freethinker, London, 20.5 (termonop. en Brazil).

Priesper. artik. k notojn enhavis : Signalen, Stokh., 2., 9., 16., 23., 30.8 ; Arbetaren, Stokh., 31.7., 3., 6., 7., 8., 14., 21., 30.8 ; De Fakkel, Amsterd., 24., 31.8 ; Le Prolétaire, Liége, 12., 26.5, 23.6., 14.7., 1.9 (ankaŭ peresper. mater.) ; Le Peuple, Bruselo, 12.6. ; Tram Belge, Bruselo, 15.4., 15.5., 1.7. ; De Morgen, Helmond, 25.8. ; De Zuidwillemwacht, Helmond, 25.8. ; Diario de Porto, 19.6. (pri SAT).

Pri la SAT-Kongreso : Le Populaire, Paris, 12.8., Valencia Atraccion, sept. (kun 3 bildoj).

NIA POŜTO

Al ĉiuj : Aktivaj hungariaj K-doj suferas pro intensa atento de la aŭtoritatoj. Prefere ne skribu al ili pri iu ajn afero.

K-doj en Polio ! Ne ĉiuj el vi jam notis en la memoron, ke en via lando nuntempe funkcias LEA (nome Soc. Esp. Societo), kiu klopodas prizorgi la propagandan laboron tra la tuta lando k havas la apogon de la LEA « Tagiĝo » en Krakovo k tiun de la Vitrodoma Koopera grupo en Varsovio. Tiu Asocio estas en amikaj rilatoj kun SAT, k sekve SAT-anoj havas intereson partopreni en la agado de tiu Asocio.

Aliflanke, S.E.S.-anoj, al kiuj estos senpage sendata tiu ĉi n-ro de « S-ulo », bonvolu studi konscience ĝian enhavon k post aprobo vi ne hezitu, sed aliĝu al SAT k subtenu ĝin k ĝiajn organojn !

Nia ĉefa peranto en Polio estas : Vladislao Lekovski, ul. Reja, 28, Piastow ap. Warszawa. Poŝtkonto 67.489 warszawa. (Same skribi al li pro S.E.S.)

ATENTU ! Internacia Grafika Esperanto-Ligo (IGEL). Translokiĝis la Centra Komitato al Stokholmo (Svedio).

Ni vokas al ĉiuj tutmondaj grafikaj esperantistoj por komuna kunlaborado.

Aliĝu al IGEL. Adr. : ESPERANTOKLUBO LA TIPOGRAFISTO, Postfack 789, Stokholmo, Svedio.

Ne plu uzu la malnovan adreson de SAT !

De monatoj jam la adreso de SAT estas ŝanĝita. Do notu ĉiuj bone la ununuran validan adreson :

SAT, 67, avenue Gambetta, Paris, 20.

(Ankaŭ nenion adresu al la nomo de funkciuloj, escepte, se necesas, je nomo de nia sekretario L. Bannier.)

Redakcia sciigo

Ni informas niajn legantojn k precipe la grup-respondeculojn, ke ĉiam ni bonakceptas por « S-ulo » fotojn de grupoj, manifestacioj esp. laboristaj, ktp, se oni pagas la prezon por la kliŝigo, kiu estas (inkluz. niaj kostoj) :

formato 4×6 cm. (malgr.), 40 fr. fr. » 5×8 cm. (meza), 45 fr. fr. » 7×10 cm. (granda), 55 fr.

La malgrandaj kliŝoj (4×6) ne taŭgas ĝenerale por grupobildoj pro sia eta amplekso ; ili konvenas nur por reprodukto de portretoj aŭ bildoj kun malmultaj personoj aŭ ekspozici-bildoj. La formatoj inter alto k larĝo povas kompreneble varii, k la prezo restos la sama, se la obligo de la du nombroj rezultigas la saman sumon.

Korespondado

Kanariaj Insuloj (Hispanio).

Okaze de 17-jara datreveno de Soveta revolucio, mi resp. al ĉiuj alilandaj Gek-doj pri ajnaj dezirataj temoj, aŭ simple pri socia k politika movado en Hisp. Se la demandantoj povas, ili sendu al mi tramvoj-biletojn. Ĉ. r. José Carmino, Triana, 11, Las Palmas.

Nederlando.

K-doj J. Brinkman, Poppeweg 20, k J. Zomers, Noordvlietslot 525 E, ambaŭ Leeuwarden, dezir. kor. kun Gek-doj el ĉl. pri ĉ.t., prefere socialista laborista movado. Resp. gar.

Grupo esperantista deziras korespondi kun gesamideanoj tutmonde. Adreso : Backlunds kafé, Lilla Edet ; Svedio.

[REKLAMO p.6] Por ĉiuj kursoj taŭgas la SAT-instruiloj k -legaĵoj : PETRO (6-a nove kompostita eldono, zorga tipografia aranĝo, 116 p. Ilustr. … 6.— fr. UNUA LEGOLIBRO, 104 p. Ilustrita … 6.— fr. FABELOJ de Herm. Zur Mühlen, 56 p. … 3.— fr. SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20.

Gekamaradoj ĉiulandaj ! Bonvolu sendi materialon ĉiuspecan por ekspozicio al : K-do E. Eneroth, S. Bulltoftav. 25 F, Malmö, Svedio.

[REKLAMO p.6] La Komentoj al la Komunista Manifesto verketo kompilita de K-do Veder laŭ anglalingva materialo, estas utila kompletigo al la fama verko de Marks k Engels. 56 paĝoj. Prezo : 3.60 fr. fr. SAT, 67, avenne Gambetta, Paris 20.

Le Gérant : L. Glodeau

[BILDO p.6 | 68,89,75,93] sindikata marko de la presejo

Farita de labor-sindikatanoj

Pres. Granchamp, Annemasse-646-9-34 [?]

N.º 422, 25 de octubre de 1934

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

SENNACIULO

11-a JARO, N-o 422 — MONATA ESPERANTO-GAZETO — 25. OKTOBRO 1934

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO, ADMINISTREJO K SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO : 67, avenue Gambetta, Paris 20e

Poŝtĉekaj kontoj je nomo de SAT-Paris : Bruxelles n-o 350 189, S’Gravenhage n-o 211 533, Kopenhago n-o 4 986, Paris n-o 1234 22. Stokholmo n-o 74 153, Wien n-o D-109 068, Zagreb n-o 41 448, Zürich n-o VIII-200 49. Aliilande oni pagu per poŝtmandato je nomo de SAT bonvalutaj devizoj en rekom. letero aŭ bankĉeko je nomo de « Bannier ».

Pri la lingvo de l’usonanoj

Ni prezentas al la legantaro la sekvantan artikolon, ĉar ni opinias ĝin koniginda pro diversaj motivoj : 1. Ĉar ĝi per nombroj k faktoj detruas la miton pri la universalo de l’angla lingvo k konsekvence ridindigas tiujn personojn, kiuj kredas devi varbi por la angla lingvo kiel mondlingvo ; 2. Ĉar ĝi estas instrua rilate la lingvan evoluon, la disdialektiĝon de la angla lingvo en vortaro k prononcado ĝis formiĝo de kvazaŭ nova « usona lingvo».

Entute la konigo de l’faktoj cititaj en ĉi tiu studo povas esti nur favora al la esperantista propagando. Sekve ni memoru pri tiu ĉi materialo, kiam temas diskuti kun kontraŭuloj.

Red.

Kvankam tio okazas tre longe post la konvena tempo, ni tamen en iu tago devas ekscii la veron pri la angla lingvo en Usono k ĝia supozita universalo. Eĉ ni usonanoj, kiuj veturis iam tra la lando, ne scias la duonon de la faktoj. Estas do vere grave lumigi tiun ĉi aferon en nia organo. Pri la prestiĝo de la angla lingvo en Usono oni estas sendube informita, sed mi nun volas klarigi, kial tiu prestiĝo estas iom fiktiva.

Mi konsultis la plej aŭtoritatajn librojn por miaj ciferoj ; ili ne estas « esperanta entuziasma diveno ». Kaj mi multe vojaĝis tra la lando. Nia angla lingvo ŝajnus esti la internacia lingvo estonta al tiu, kiu ne scias ĉiom da faktoj.

Unue, la nomo « Angla lingvo » estas mem bazita sur fikcio, ĉar en Usono estas seriozaj diferencoj inter la usona k angla lingvoj. Multe da usonanoj, kiuj estas pli malpli neinformitoj, neos tion. Sed studo montros, ke tiaj estas la faktoj. Ekzistas granda verko « La usona lingvo » (The American Language) de Menken (-ck), kie longa vortolisto estas donita pri originalaj usonaj vortoj. La vorto « Lifto » estas angla vorto pura. Neniu en Usono iel komprenus ĝin, se oni ne estas anglo. « Shop », « Store » k « Bug » signifas en usona lingvo : Fabriko, vendejo k insekto. En angla lingvo, — vendejo, stokejo k litinsektoj [?]. Verba formo de SHOP en usona estas « iri al vendejo por aĉeti ion ». Tiu diferenco ekzistas en longa listo de aliaj vortoj.

Due, la tono kiun la anglo uzas, eĉ kie la frazo estas tute la sama laŭ vortoj, impresus anglon laŭ malsama maniero ol usonanon. Se oni dirus al anglo post lia demando ĉe la pordo pri amiko, kiu tie loĝas : « Ne, li ne estas » (hejme), anglo komprenus simplan respondon neniel ofendantan, sed usonano komprenus almenaŭ neĝentilan respondon per tiaj vortoj k tre eble insulton, se ĝi estas iom akcentita.

Trie : Ni usonanoj simpligadas la literumadon de vortoj kiaj : Nabor. Ĉu vi komprenas tion ? Ĝi signifas iun, kiu loĝas apud vi — neighbor (esp-e : najbaro).

La angla lingvo estas neforigeble la reganta lingvo en Usono, sed ĝia universalo estas tre malkompleta. Oni devas scii, ke dum la fruaj tagoj de Usono nur unu plia voĉo decidis pri tio, ke la angla lingvo estu la registara lingvo k ne la germana.

En la kanada ŝtato Kvebeko oni uzas la francan lingvon ĉie, en lernejoj ofte eĉ sen la angla, sur trafiksignoj kun la angla teksto sub la franca, en la parlamento sur egala bazo kiel la angla k alie simile. La franca lerneja lingvo estas tre pura. Mi scias ion pri tio, ĉar mi vojaĝis tra Kanadio kun kolekto da gramofonaj diskoj faritaj en Francio. Mia hejmlingvo, la angla, tie por mi estis tute nekomprenebla. Miloj da kanadaj francoj nun vivas en Orienta Usono k gardas tie jaluze la malnovan lingvon k tradicion.

En Teksaso, kiu iam apartenis al Meksikio, la hispana lingvo estas tre multe uzata. Ankaŭ en aliaj ŝtatoj en tiu okcidenta parto de Usono. En Akrono (Ohajo), kie mi loĝas, estas lernejoj, en kiuj la pola, juda k germana lingvoj estas uzataj ekskluzive por la instruo, la angla lingvo tie estas tute bojkotata. En aliaj urboj tia stato ankaŭ ekzistas.

En Nov-Jorko troviĝas vere pli da italoj ol en Romo.

En Suda Usono estas komprenebla diferenco inter la angla prononcado (sono). La angla pronomo « I », kiu signifas « Mi », sonas esperante en la nordo « Aj », en la sudo « A ». Laŭ la lasta maniero parolas ankaŭ la negroj.

Pri la miriga nombro da fremdlingvaj ĵurnaloj ktp. eldonataj en Usono, mi notis la sekvantajn ciferojn lastadatajn :

En 1934 aperas en Usono k Kanadio ĵurnaloj k revuoj en jenaj lingvoj :

Lingvo Nombro
Albana 1
Araba 6
Armena 10
Asiria 1
Bulgara 1
Ĉina 18
Ĉeĥa 75
Esperanta 2
Estona 1
Fina 25
Franca (en Usono) 46
» (en Kanadio) 220
Flandra 2
Germana 104
Greka 16
Hispana 51
Holanda 15
Hungara 40
Islanda 3
Itala 133
Japana 28
Juda 35
Jugoslava 25
Kimra 2
Korea 1
Ladina 1
Latva 1
Litova 13
Norvega-Dana 46
Pola 79
Portugala 13

La 15-a Kongreso de SAT

okazos komence de aŭgusto 1935 en

PARIZO

Gekamaradoj, jam nun ŝparu por la vojaĝo, jam nun preparu vin por la partopreno !

Por sendo de aliĝoj k pago de kotizoj oni uzu la adreson de la Sidejo de SAT : 67, avenue Gambetta, Paris 20. — Kotizo : 20 fr. frk., 2 hol. guld., 10 pesetoj, aŭ egalvaloro en aliaj valutoj.

En la venonta numero aperos la Unua komuniko kun precizaj informoj.

— página 2 —

Lingvo Nombro
Rumana 3
Rusa 17
Sveda 36
Svisa 2
Ukraina 16

Tiuj ĵurnaloj k revuoj tute ne estas malgrandaj. Ekz. 3 ĉeĥaj havas 50.000 abonantojn, unu itala 69.000, unu portugala 104.880, 1 rusa 48.000, 1 sveda 44.000, 1 juda 124.000, 1 greka 20.000, 1 germana 100.000, 1 franca 181.000 abonantojn.

Regule programoj estas elsendataj de radio-stacioj, parolataj en fremdaj lingvoj. Mi povas ĉiusemajne aŭdi ilin en germana, franca, hispana, pola, serba, ukraina, itala, ka. Nia stacio en Akrono povus eĉ esti nomata « internacia » stacio pro tio. Kvankam tia stacio ekzistas ankaŭ en Klevelando kun 1.000.000 da loĝantoj.

La usona lingvo estas internacia aŭ pli bone interŝtata lingvo en nia lando. En la grandaj katalogoj de komercfirmoj oni trovas, ke oni povus sendi mendon en ia ajn lingvo sen timo pri prokrasto. Kial ? Simple ĉar milionoj tute ne kapablas fari seriozan negocon en usona lingvo.

Ni ankaŭ havas preĝejojn, kie nur fremda lingvo estas parolata. Greka, rusa, serba, k multaj aliaj. Nia urbo ne estas fundamente malsama ol la aliaj. (Akrono. — Red.

Origina usonano, kiu parolas fremdan lingvon, estas vera esceptulo, k tiuj homoj, kiuj parolas nur usone, konsideras esceptulojn kiel strangulojn.

F. Stancliff.

Ĉe la Laboristaj Esperanto-Asocioj

La Sveda Lab. Esp. Asocio kongresis.

La 8-a Jarkongreso de la Sveda LEA okazis la 22-23. septembro en Stokholmo (Klara-popoldomo). Partoprenis ĝin proks. 100 K-doj k kiel gastoj reprezentantoj de l’Sveda Esperanto-Asocio, de l’Sveda Esp. Instituto k de l’Lab. Kleriga Asocio A.B.F. K-do E. Erikson faris la malferman paroladon. K-do Hirdman (por A.B.F) akcentis, ke en tiu grava organizo esp-o kun 538 studrondoj okupas hodiaŭ la trian lokon en la vico de l’lekci-fakoj. Du eksterlandaj instruantoj salutis poste la Kongreson. La Komitato de SAT salutis per telegramo. — Sekvis kantado de l’Stokholma laborist-esp. kluba ĥoro, parolado de E. Beperling pri « Homarkulturo » k teatraĵo.

La demando pri eksterlandaj instruantoj estigis pli longan debaton, kiu finiĝis per tio, ke la Estraro ricevis la komision elekti unu asocian kursgvidanton, kies tasko estos helpi la klubojn per konsiloj rilate kursajn k lingvajn demandojn, havigi lernilojn ktp. Propono de l’danaj K-doj pri interskandinava konferenco estos ekzamenata de la Estraro. La spezaro de l’bilanco prezentas sumon de ĉ. 18.000 sv. kr. La ĝisnuna estraro estis reelektata.

(Laŭ « Arbetaren. »)

EL NIA LETERUJO

K-dino 13 373 el Tuluzo (Toulouse) plendas pri du junaj aŭstriaj K-doj, kiuj malfavore sin esprimis pri la SAT-Kongreso al la burĝa « Sisterona Esperantisto ». Tiuj du K-doj, kiuj cetere ne estas SAT-anoj, skribis inter alio :

« Unue niaj impresoj pri la SAT-Kongreso ne estis la plej bonaj, ĉar ŝajnas al ni, ke jam depost la SAT-Stokholma-kongreso (1933) oni pli k pli mallaboremiĝis. Tio signifas, ke oni pli okupiĝis amuzi la ĉeestantaron ol serioze laborigi ĝin ».

Poste ili deklaris, sin kontraŭdirante :

« Due, krom tio, niaj impresoj estis bonaj. Ni rimarkis plezure la fratan akcepton de la perbicikla karavano k la nederlandan amasan karavanon, kiuj ambaŭ estis tre imponaj. »

Do la unuaj impresoj estis ne la plej bonaj, sed poste la unuaj impresoj estis bonaj : ĉar ja la kongresanaro kutime alvenas antaŭ la fermo de la Kongreso.

K-dino 13 373 prave do protestas, donante al ambaŭ lecionon, k bonedukaj gastoj ne kritikas la mastrinon, kiam ŝi faris ĉion, por agrabligi la restadon al la vizitintoj… Mi vetas, ke dum la mallaŭdata semajno ili ĉion ĝuadis, ĉion profitis, eble satiĝis pli ol la aliaj…

* * *

K-do I.F. (3398) el Londono priskribas la unuafojan spektaklon de la anglaj faŝistoj en la Hajd-Parko, la 9-9-34 :

« Dum la semajno la tuta urbo estis afiŝumita pri la okazigo de la faŝista kunveno. La Kompartio sendis invitpeton al Labor-Partio por komuna aranĝo de kontraŭfaŝista manifestacio. Sed laŭ sia akceptita politiko la LP rifuzis tiun proponon k eĉ konsilis al siaj anoj ne partopreni ĝin ».

En la Parko estis 8 mil policistoj, rondiris ne nur kavaleraj policistoj, sed ankaŭ policaŭtoj. Mi nombris 17 da ili…

La nombron de faŝistaj partoprenintoj oni taksis je 2550, inter ili 300 virinoj. Ili staris ĉirkaŭ alta podio, sur kiu parolis la ĉefo, O. Mozle (Mosley). Ĉirkaŭ ili estis policistoj, ŝirmantaj ilin kontraŭ la ekstera homamaso, kiun taksas la gazetoj je centmilo. Do du mil faŝistoj bezonis ok mil policistojn por ŝirmo kontraŭ la mokado k furiozo de centmil Londonanoj. Kiam ili foriris al la 7-a kazerno, la amaso akompanis ilin, mokante k eĉ jetante kontraŭ la ŝultrojn k vizaĝon de tiu ĉefo etajn paperbulojn. La faŝistoj aspektis kiel grupo da infanoj, kiu iom pekis. Ili hejmeniris, ĉiu al sia urbo, kun la dolora impreso, ke la Londona amaso ne toleros ilin k moke kuraĝas forpeli ilin… ».

— Tamen ŝajnas al ni necese, konsiderante la sociajn kondiĉojn, montri al la simila evoluo en Germanio, kie komence la etnombraj faŝistoj estis same primokitaj de same granda amaso. Se en Anglio la faŝistoj ne jam estas pli multnombraj, do nur pro tio, ke la anglaj kapitalistoj ne jam bezonas ilin. Sed ili estas la rezervo, kiun ili utiligos en konvena tempo ; tiam paperbuletoj estos respondataj per pli malmolaj… (Red).

* * *

K-do G. J. Worst, Hago, sendis du manuskriptojn, ambaŭ tradukoj. La unua temas pri la kontorproletaro, kiu pli k pli suferas salajro-reduktojn. Bedaŭrinde la ciferoj — cetere tro frazumitaj — diras nenion al la tutmonda K-daro, ĉar mankas la nepra komparilo : la vivkostoj. Kiel utilas al argentina K-do la informo, ke la edziĝinta 25-jara kontoristo en Roterdamo ricevas meze 18.46 guldenojn semajne ? La afero fariĝas nur interesa por eksterholanda K-do, se li ankaŭ ekscias, kion oni povas aĉeti per tiu ĉi sumo.

Cetere, tio estas ofte la manko de tradukoj el nacilingvaj gazetoj. Ĉi tiuj parolas al legantaro, kiu konas la cirkonstancojn, sed tutmonda publiko postulas alian formon de priskribo. Tial la K-doj preferu verki mem artikolojn, se ankaŭ ili eble ne sukcesas la unuan fojon. Certe ja, iom da imagkapablo estas necesa, por senti sin je la loko de la eksterlanda K-do, kiu ofte nenion scias pri la detaloj de alia lando. (Red).

* * *

K-do J. Worms (18 869), Hago, memorigas pri la interplektiĝo de la armilfabrikantoj sur internacia bazo, tiel ke germanaj soldatoj estis gasumataj de la angloj per gaso fabrikita en Germanio, anglaj soldatoj estis mortpafataj per anglaj kugloj ktp., k opinias, ke « ĉiu penado meti la kontrolon super la armilfabrikado en la manojn de l’ŝtato estas sensenca k malefika klopodado, ĉar la ŝtato nur ekzistas, por plenumi la volon de la kapitalistoj. »

« Por ni efektive » — tiel la K-do daŭrigas — « la nura solvo el la mizero k sklaveco sole estas nia propra batalo, kiu havu la tenden-

— página 3 —

con : nuligado de ĉiu ŝtato, de ĉiu regado super la produktaparato, ĝi nur estu batalo, kiu klopodu meti la produktaparaton (t.e. ĉio, kion la homoj bezonas) en la manojn de la socio, por ke ĉiu individuo havu la eblon senlime kontentigi sin pri ĉiuj siaj bezonoj ».

* * *

K-do el Germanio skribas : « La humoro ĉe ni malboniĝas. Konstantaj prezaltigoj : Ĉe oleo k graso ili sumiĝas je 25% k oni jam anoncas plian altiĝon por la komenco de la nova jaro. Samtempe ni povas konstati tre ofte malboniĝon de la kvalito. Aliflanke la salajroj ne estas altigataj, sed fakte pli malaltigataj. Ankaŭ la luprezoj plialtiĝas. La salajroj de la ministoj (pri tiuj de la ministroj oni nenion aŭdas !) laŭdire baldaŭ estos reduktataj denove… »

Bilanco de la 14-a SAT-Kongreso

Enspezoj Pesetoj Elspezoj Pesetoj
Kotizoj 3.960.60 Preskostoj 2.296.50
Donacoj 516.— Salon-luoj 480.—
Venditaj propagandaĵoj 195.25 Aranĝoj (ekskursoj, ktp) 826.75
Venditaj libroj 165.45 Afranko 485.15
Diversaj 318.—
Aĉetitaj libroj 192.60
Al SAT 238.30
4.837.30 4.837.30

Rafael Palomares (14 658) R. Kiles (13 661) Luis Hernandez (12 916)

Valencio, la 22-an de septembro 1934.

Kontrolinte ni trovas bonorda ĉi-supran bilancon k danke kvitancas la transdonon de la profit-saldo al SAT. La sumo servis por kovri parte la elspezojn por presigo de la kongresa protokolaro.

Ni volas ankaŭ esprimi nian dankon k gratulon en ĉi tiu loko al la eksa OKK pro ĝia bona laboro por nia afero !

Plenum-Komitato.

La Holandaj Nomadoj

En la aŭg. numero de « S-ulo » la Administracio de SAT nomas la nederlandanojn nomadoj. Laŭ ĝia vidpunkto mi devas konfesi, ke ĝi pravas. Niaj membroj ege multfoje transloĝiĝas. Sed tio havas kaŭzon, kiun mi klarigos. Kompreneble estas unue la ordinaraj kaŭzoj, ekz. edziĝo, malsaniĝo ktp. Sed la aliaj estas pli gravaj.

Nia laboristaro jam sufiĉe frue konsciis pri la malbona stato de la porlaboristaj domoj. Ili estis mallumaj, nefreŝaj k tre malgrandaj. Kiam kreskis la forto de la laboristaj organizoj, ili ne nur postulis malpliigon de la labortempo, sed ankaŭ plibonigon de la loĝejoj. Pere de la deputitoj en la parlamento k komunumoj oni fine sukcesis akiri aŭskulton por siaj postuloj.

Kiam eksterlandano nuntempe vizitas la grandajn urbojn de Nederlando, li estas frapita de la belaj konstruoj, kiuj aperas en la novaj kvartaloj. Multaj laboristoj nun loĝas en aerhavaj domoj, freŝaj k grandaj (almenaŭ kiam ili havas laboron). La plej novaj domoj enhavas duoblan loĝĉambron, halon, kuirejon k 2 aŭ 3 dormo-ĉambrojn. Teretaĝe vi ankoraŭ aldonu malgrandan ĝardenon. Kelkaj jam havas banlokon.

Dum mia vojaĝo al Valencio mi renkontis multajn domojn en Belgio, Francio k Hispanio. Kompare kun tiuj, la domoj ĉe ni ŝajnos al fremduloj vilaoj.

Okazas nun, ke kiam nova kvartalo estas preta, la homoj penas akiri novan domon por ĉesigi la loĝadon en la domaĉoj. Mi ne troigas, kiam mi parolas pri invado de la nova kvartalo. Tiuj kvartaloj sufiĉe ofte estas en si mem jam urboj apud la grandurbo.

Ne ĉiuj baldaŭ kutimiĝas al la nova hejmo, ĉar tre longe ili loĝis en mallumaj kvarmuraj ejoj. Ili sentas sin ne tute hejme k opinias, ke pri tio kulpas la nova domo, do ili serĉas refoje novan. Aliaj, kiuj volonte loĝas en la freŝaj domoj, nun spertas, ke la laborejo estas tro malproksima k ili denove transloĝiĝas.

Eble pro tiuj faktoj, kiuj efektiviĝis en plurjara epoko, la homoj ne plu pensas pri la malfacilaĵoj, kiujn alportas transloĝiĝo k facile ili migradas. Estas vere, ke por kelkaj homoj ĝi fariĝis sporto.

Laŭ mi ankaŭ la fakto, ke multaj senlaboruloj penas trovi laboron en diversaj urboj, donas multan laboron al la Administracioj, por ĉiufoje ŝanĝi la adreson.

Sed, kvankam nia Administracio havas sufiĉe da laboro pro ĉio (mi scias, ke certe estas multe), mi kredas, ke ni povas ĝoji pri ĝi, ĉar ĝi montras prosperan punkton en nia jam sufiĉe malfacila vivo.

J. van Scheepen (18 206).

[REKLAMO p.3] La du broŝuroj de E. Lanti : For la Neŭtralismon (3-a eld., 32 pĝ.) Prezo : 1.80 fr. — La Laborista Esperantismo (40 pĝ.) Prezo : 2.40 fr. — klarigas trafe la ekzistorajton, taskojn k celon de SAT. Uzu ilin, por varbi la hezitantojn, kies loko estas en nia Asocio ! SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20.

Raportoj de Frakcioj

Kunsido de la Sennaciista Frakcio, okazinta la 6-an de aŭgusto en Valencio

Prezidis K-do Paris ; sekretariis K-do Bubo. Agadraporto dumjara ne povis esti legata, tial ke ĝi estas ĉu nesendita de K-do Ŝtadler, ĉu ne perita de la poŝto.

La prezidanto legis longan leteron de K-do Lanti, kiu ne ĉeestas en Valencio, sed malgraŭ tio deziras iomete partopreni en niaj laboroj. El tiu letero ni ĉerpis kelkajn partojn, kiuj certe havas intereson por ĉiuj SAT-anoj :

« … plifirmiĝis mia konvinko, ke la proletaro ne sukcesos tute sin liberigi el ekspluatado, ke eble la homaro refalos en primitivan barbarecon, se daŭre la spiritoj de l’homoj restas sub la mistika influo de l’plej moderna religio, nomita naciismo aŭ patriotismo. Sufiĉas ja ĵeti ekrigardon super la nunan staton de l’mondo, por baldaŭ konstati, ke neniu el la gravaj problemoj, kiuj stariĝis dum la lastaj jaroj en ĉiuj landoj, povas ricevi solvon en nacia kadro. Ĉio, kio estis entreprenata de diversaj registaroj laŭ tia starpunkto, pli k pli montriĝas maltaŭga, maltrafa k en la plej bona okazo nur paliativa.

« Iam ni povis havi la esperon, ke almenaŭ sur unu sesono de l’mondo la monstra, stulta k sangavida patriotisma religio ne estos predikata k trudata. Hodiaŭ ĉiu observema k klarvida homo povas konstati, ke tiu espero ne plu havas fundamenton. Jam de kelka tempo estas sisteme k daŭre farata en Sovetio vasta k intensa agitado por encerbigi patriotismon al la tieaj regatoj. Por pravigi mian aserton, mi citu kelkajn frazojn, kiuj aperis la 9-an de junio 1934 en La Pravda. La artikolo aperis kun jena titolo : « POR LA PATRIO ».

« Por la patrio ! Ĉi tiu vorto ekbruligas la flamon de la heroeco, la flamon de l’krea iniciativo sur ĉiuj kampoj de nia vivo, tiom riĉa k dieca. Por la patrio ! — Tiu vorto entuziasmigas dekojn da milionoj da laboristoj por la defendo de ilia nobla patrio k igas ilin pretaj por ĉia ofero.

« La defendo de l’patrio ! Ĝi estas la superega leĝo de l’vivo. Kaj kiuj levas la manon kontraŭ la patrion, kiuj perfidas ĝin, tiuj devas esti ekstermataj.

. . . . . . . . . . . . . . . .

« La popolo el 170 milionoj da laboristoj, por kiuj la naskiĝa grundo estas la patrino-patrio, kiu nutras per sia sango la glorajn ĝermojn de nova k feliĉa vivo, senmanke k severege punos la patri-perfidulojn.

« POR LA PATRIO, POR ĜIA HONORO POR ĜIA FORTO K PROSPERO ! »

« La K-do, kiu havigis al mi tiun tekston k alian, kiun mi citos pli poste, aldonis, ke en la sama artikolo la vorto patrio kun la supre menciita signifo troviĝas dek-naŭ fojojn !… Kaj ne nur « La Pravda » sed ĉiuj aliaj gravaj gazetoj Sovetiaj entreprenis tiun porpatrian predikadon. — Sed prefere mi tuj konigu al vi la tutan tekston de dekreto, kies frazoj supre cititaj konsistigas nur ties komenton :

« DEKRETO DE L’CENTRA PLENUM-KOMITATO DE L’SOVETOJ.

« Kompletigi la leĝon rilatan al la krimoj kontraŭ la ŝtato per kvar paragrafoj, koncernantaj la perfidon al la patrio.

« I. — Ĉiu agado farita de sovetiaj civitanoj kontraŭ la militistan potencon de USSR, ĝian sendependecon aŭ la tuton de ĝia teritorio, kiel, ekzemple, la spionado, la diskonigo de ŝtataj aŭ militistaj sekretoj, la dizerto, la transiro de la limo aŭ aeroplana forkuro eksterlanden, estas punata per morto kun konfisko de ĉiuj havaĵoj. En okazo de malpligravigaj cirkonstancoj la mortpuno estas

— página 4 —

aliigata je 10 jaroj da malliberiĝo kun konfisko super ĉiuj havaĵoj.

« II. — Koncerne la militistojn, nenia malgraviga cirkonstanco estas akceptebla k la samaj punindaj faroj sekvigas mortpunon kun havajkonfisko.

« III. — En la okazo de limtransiro aŭ de forkuro eksterlanden per aeroplano, la plenrajtaĝaj¹ familianoj de l’militisto, se iel ajn ili helpis tiun perfidon, aŭ se ili sciis pri ĝi k ne denuncis ĝin al la estraro, estas punataj per 5 ĝis 10 jaroj da malliberigo kun havajkonfisko.

« La aliaj plenrajtaĝaj familianoj de l’perfidulo, ĉu vivantaj kun li, ĉu estantaj sub ĝia prizorgado ĉe la momento de l’perfido, estas senigotaj je voĉdonrajtoj k ekzile sendotaj por 5 jaroj en malproksimajn regionojn de Siberio.

« IV. — La nedenunco kontraŭ militisto pri perfido ĉu en preparo, ĉu jam farita, sekvigas punon je 10 jaroj da malliberigo.

« Por la civiluloj la sama delikto estas punata laŭ la paragrafo 12-a de la leĝo pri la krimoj kontraŭ la ŝtato.

« La 6-an de junio 1934

« La Prezidanto de l’Centra Plenumkomitato Kalinin

« Por la Sekretario de l’Centra Plenumkomitato Medviejev. »

« Tia dokumento ne bezonas komentojn por ke ĉiu memstare pensanta homo komprenu ties gravon k ĝustan signifon. Mi tamen volas almenaŭ rimarkigi, ke en la lando, kie laŭdire oni « konstruas socialismon », eĉ civiluloj estas mortpunataj simple pro tio, ke ili provis forkuri eksterlanden.

. . . . . . . . . . . . . . . .

« … en nia Manifesto, sur la pĝ. 21, estas dirite, ke se forpasus dekoj da jaroj sen ke la kapitalismo estu renversata ĉie en la mondo, tiam tre verŝajne la patriotismo ankaŭ enplantiĝus en Sovetio. Nu, mi eraris… pri la limtempo ! Ja, apenaŭ forpasis 5 jaroj k la antaŭvidita fenomeno montriĝas sub siaj plej abomenindaj aspektoj. Tio estas la logika konsekvenco de la Stalina teorio pri eblo starigi socialismon en unu sola lando… »

En alia parto de sia letero Lanti donas praktikajn konsilojn por nia agado k rekomendas ĉiel eviti partoprenon en bataloj kun nacieca karaktero ; nur klasbatalojn ni subtenu. Nia Frakcio fariĝu aparato, helpanta al la anoj sekurigi sin laŭpove kontraŭ la naciecaj frenezaĵoj, kiuj minacas al ni ĉiuj ; nia laboro iel imitu tiun de la termitoj…

Post la legado de tiu letero, K-do Paris montris la fian rolon de la naciismo k akcentis, ke ofte lab. organizoj, anstataŭ ĝin kontraŭbatali, ĝin naskas. Li mencias tiujn internaciistojn, kiuj sin nomas « defendantoj de la plej bone komprenata naciismo » k citas kiel ekzemplojn la aŭtonomiistajn movadojn, kiujn subtenas la Kompartioj. Li klarigas, ke la patrio ne estas rasa, geografia aŭ ekonomia tutaĵo k sekve ne havas ekzistorajton. Ni devas montri al la laboristoj, ke ilia vera intereso estas kontraŭnacieca.

K-do Ulo montras, kiel ĉiulande severegaj leĝoj kontraŭ la ŝtat-perfido faras el la nacio plej teruran monstron. Tamen la proletoj ne komprenas la malbonon de nacilima organizmaniero k daŭre sekvas tiun eraran vojon. Estas la grava rolo de esp-o ebligi sennaciecan organizsistemon k la sennaciistoj devas stari unuavice kiel pioniroj, por montri la ĝustan direkton.

Portugala K-do diras, ke ankaŭ en sia lando la nacitendencoj estas fortaj. Li uzos kopion de la letero de Lanti por sia propagando.

K-do Bubo insistas, por ke oni jam nun provu funkciigi la aparaton, pri kiu parolis Lanti en sia letero, sed li demandas, ĉu oni devas akcepti iun ajn en tian organizon.

K-do Paris vidas certan utilon en tia aparato k opinias nenecese filtradi aniĝantojn al la Sennaciista Frakcio. Li akcentas la valoron de nia Manifesto k instigas al ĝia larĝa disvastigo.

K-do Ulo sciigas, ke 59 ekz. de tiu broŝuro estas venditaj dum la Kongreso k atentigas pri la neceso klarigi al la esp-a publiko, ke nia Frakcio estas tute sendependa de SAT k ke ĝi ne postulas en ĉi tiu lasta pli da rajtoj ol aliaj frakcioj.

Pro alveno de policisto, kiu celis kontroli, ĉu ni konspiras, k kiu petis la adreson de pluraj ĉeestantoj, la Prezidanto fermis la kunsidon, antaŭ ol ni povis fintrakti ĉiujn demandojn. Ni disiris kantante : Fratoj al sun’.

* * *

Intertempe K-do Ŝtadler (Plzen, Ĉeĥoslovakio) sciigis, ke pro sia sanstato li devas rezigni la sekretariecon de la Frakcio. Sekve la Gek-doj estu informataj, ke rilate al la Sennaciista Bulteno, al la mendo de la Manifesto de la Sennaciistoj, unuvorte al ĉio, kio koncernas la Frakcion, ili bonvolu sin turni al jena adreso : Esperanto, 14 avenue de Corbéra, Paris, (XII).

¹ Dekokjaruloj.

Kunsido de la Socialista Frakcio en Valencio

La Socialista Frakcio kunvenis, okaze de la Kongreso de Valencio en la tiea hejmo de la Soc. P. Post vigla diskuto, ĝi unuanime akceptis sekvantajn proponojn :

1º Ĉar la poresp-an k peresp-an laboron en iu organizo povas fari plej oportune nur regulaj anoj de ĉi tiu, la Frakcio akceptos kiel membrojn nur anojn de organizoj aniĝintaj al la 2-a Internacio¹.

2º Por arigi ĉiujn tiujn esperantistajn anojn akordantajn kun ĝia celo, la Frakcio akceptos en siaj vicoj ne nur SAT-anojn, sed ankaŭ la simplajn anojn de la LEA-oj subtenantaj SAT-on.

3º Sekve de ambaŭ tiuj decidoj, la Frakcio estos titolata :

« SOCIALISTA FRAKCIO EL S.A.T.-anoj k L.E.A.-anoj » kun tiu precizigo kiel subtitolo :

« (Grupo de esperantistaj anoj de la 2-a Internacio) »².

4º Ĉiuj anoj de tiu Int-o, membroj de SAT k de la LEA-oj, estos plenrajtaj membroj de la Frakcio, sen pago de speciala kotizo. Por havigi al la Frakcio la necesajn monrimedojn, alvokoj estos farataj pri donacoj aŭ subvencioj de la anoj de la Frakcio, de simpatiantoj k de socialistaj organizoj.

5º Ĉar la ĝisnuna estraro de la Frakcio rezignis pri sia ofico, k neniu el la ĉeestantoj povas akcepti la gvidadon de la Frakcio, du K-doj estis komisiataj, por alvoki per « S-ulo» al la kandidatoj, k por okazigi voĉdonadon pri nova estraro.

6º Tiuokaze, alvoko estu farata, por instigi la Frakcianojn al pli vigla laborado. La nova estraro havos kiel unuan taskon la elekton de delegitoj en la diversaj landoj aŭ organizoj.

14.519.

¹ Tio kompreneble ne signifas, ke eventuala kunlaboro de aliaj K-doj estus malakceptata [?] ; male !

² Tiu decido estas sciigita al la kongresantoj de K-do Olson.

Grava alvoko al la Socialistoj !

Naciismo pli k pli progresas ; faŝismo pli k pli disvastiĝas ; pli k pli terure milito minacas….

Ĉu ni ja volas kontraŭagadi ? Se jes, ni ne atendu plu !

Tuj ni devas faligi la lingvajn barojn, kiuj malhelpas nian agadon. Tuj ni devas havigi al niaj socialistaj organizoj la necesan komunan lingvon. Tuj ni devas reunuigi la proletaron, k tiucele zorgi, por ke niaj organizoj uzu k disvastigu esperanton. Por malhelpi, ke iuj profitu la neinformitecon de multaj el niaj K-doj, por plie skismigi nian socesperantistan movadon, k samtempe SAT k niajn LEA-ojn, necesas, ke ni nepre tuj ĉie vigle agadu !

Pro tio, la K-doj ĉeestintaj la

[REKLAMO p.4] Abonu al la granda kleriga k kultura revuo eldonata ĉiumonate de SAT : SENNACIECA REVUO — 16 paĝoj. Ilustrita. Prezo de l’unuopa kajero : 2.50 fr. fr. — El la enhavo de l’oktobra n-o : Originalaj raportoj el Nederlando, Germanio, Usono, Sovetio, ktp. — Ampleksa literatura parto kun originaloj k tradukoj. — Sub la Sagoj de l’Kritiko, ktp., kc.

— página 5 —

kunvenon de la Frakcio decidis alvoki al ĉiuj socialistaj anoj de SAT, ke ili

1º Konigu siajn nomon, adreson k eventuale oficojn en la socialistaj organizoj ; 2º Kandidatu por konsistigi la novan estraron de la Frakcio aŭ almenaŭ por esti delegitoj en siaj lando aŭ organizoj ; 3º Sendu sian monsubtenon k se eble tiun de simpatiantoj k de soc. organizoj.

Niaj K-doj bonvolu tiurilate skribi al la oficejo de SAT, kiu transsendos al la K-doj komisiitaj por okazigi voĉdonelekton de la nova estraro k por prepari ĝian laboron. Tiuj ambaŭ K-doj bonvolu konigi nepre sian ekzaktan adreson. 14.519.

Tra la Esperanta Gazetaro

Ekonomia k kultura « prospero » en Hitlerio

Multaj sciigoj el Germanio pruvas nian aserton, ke la esperanta movado kiel kultura atributo de liberala ŝtato ne povas prosperi en Hitlerio, ŝtato despota k barbara. Ĵus Heroldo de Esperanto sciigas en sia n-o 40, ke ĝi devis maldungi 6 gehelpantojn, inter ili la respondecan redaktoron, s-on Berger. Samtempe ĝi anoncas ke en Nederlando estos aranĝata filio de Heroldo, kiu memstare laboros k « fariĝos dua ĉefsidejo » de la entrepreno.

Profundajn kverelojn en la burĝa esp. movado en Germanio malkovras ankaŭ Germana Esperantisto en n-o de aŭg.-sept., en kiu la prezidanto de GEA (Germana Esperanto-Asocio) riproĉas al la konata esperanto-libristo Fr. Ellersiek, ke li mendis verkojn el la SAT-eldonejo, kiel ekzemple la « Plena Vortaro »n. Tiu prezidanto rekomendas al ĉiuj asocianoj rifuzi ĉiujn verkojn el nia eldonejo ! Jen vi havas la netan fanatikon k plej ethorizontan vidpunkton vere indan al la germanaj arjoj.

Tiuj ĉi faktoj sufiĉas al la ekstergermania leganaro [?], por karakterizi la kulturŝtupon de tiu ĉi elito, k ne necesas, ke iu nacisocialisto precizigu sian vidpunkton aparte en la revuo : « Ilin (la esp-istojn en la diversaj landoj) ĝustinformi pri la nova Germanio k pri la vera spirito de la nacisocialista movado, tio signifas kontraŭagi al la malamika propagando per efikaj kontraŭrimedoj ».

Pluaj « kulturaĵoj » de la hitlera registaro

Aŭdu k miru : Heroldo publikigas en n-o 36 « Leteron el Germanio », kiu citas jenajn « kulturaĵojn » : « Grandega estas la intereso por la Olimpiado 1936 en Berlino. Ampleksa stadiono estas konstruata. Ĉiuj sportunuiĝoj ekzercas… » — Nekredeble.

« Novan esplorinstituton por laŭnatura kuracado oni inaŭguris antaŭ nelonge en Dresdeno sub la nomo « Rudolf Hess-malsanulejo ».

« Por savi de pereo diversajn maloftajn bestojn la prusa ministroprezidanto Gjoring fondis flegejon, kie libere povas vivi naŭ bizonoj, kvardek alkoj, kelkaj muflonoj¹… k aziaj sovaĝaj ĉevaloj ». Vere grandanima estas tiu Gjoring ! La komunistojn li volas ekstermi ĝis la lasta ekzemplero.

[REKLAMO p.5] VICTOR HUGO : LA MIZERULOJ La kompleta unua volumo el tiu ĉefverko de la franca literaturo, kun titolo : Fantine, eldonita esperante en la jaro 1914, en bona traduko de Centezimala, estas havebla ĉe SAT. 248 paĝoj. Prezo : 6.— fr. fr. SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20.

Post la ŝanĝo en UEA.

La unua numero de Esperanto post ekfunkcio de la nova estrara ekipo de UEA aperis, k en la unua paĝo ne plu figuras la kutimaj artikoloj de S-ro Privat, sed ĝi enhavas helpokrion de la nova prezidanto, S-ro L. Bastien. Kiel la asocia kapitalo fordegelis, tion esprimas mallonga alineo :

« Depost tri jaroj la deficito de nia budĝeto atingas ĉiujare 15-20 000 svisajn frankojn. La monrezervo (Asocia Kapitalo), per kiu ĝis nun oni ŝtopis la truojn, estas preskaŭ elĉerpita ; post kelkaj monatoj oni ne plu povos eĉ pagi la oficistojn de nia Centra Oficejo, oni devos « fermi la butikon », se oni ne trovos tujajn severajn rimedojn ».

La entuziasmo de la malfeliĉaj membroj verŝajne ne restos tre varma, se ripete ili devas palpi la monujon.

La amo regas la UEA-Kongresojn.

La burĝaj esperanto-gazetoj reproduktis multajn fotobildojn kun delikataj figuroj de nacie kostumitaj knabinoj aŭ kun izola duo diversseksa, subskribante kun moliĝinta koro : « Por tiuj enamiĝi » (Heroldo), « Ho, kiom ŝvelas la vira koro… » (Svenska Esperanto-Tidningen) « Esperanto taŭgas ! Holandino k svedo trovis unu la alian ». (Samloke) Kaj tiel plu.

La grandioza ideo de lingvo internacia ! Eble estas nur miskompreno de la mallongigo « UEA », kiun kelkaj tradukas libere « Unuiĝo de Esperantistaj Amantoj ».

Facilega solvo.

Oomoto Internacia havas ĉiam koncizan respondon pri la aktualaj problemoj. En n-o 9 la redaktoro, S-ro Niŝimura, rekomendas la Mondfamilian Sistemon de S-o Onisabro Deguĉi k nomas tion eĉ « Marksismo de l’Spiritualistoj ». Li malkovras la fakton, ke la laborantaj laboristoj havas ne sufiĉan liberan tempon, dum la senlaboruloj havas tro da ĝi. « Kiel eliri el tiu ĉi malfacilaĵo ? » — « Oni devas dividi la laboron ». Vere genia eltrovo. Sed la tuta aserto estas kondiĉa : « Se oni konsideras la homaron kiel « unu grandan rondon familian » la solvo estas facilega. »

Saĝo, pro kiu ni dankas. Estus interesa la respondo, kiel s-ro Niŝimura intencas instrui al la kapitalistoj, ke ili sin konsideru kiel membrojn de la « granda rondo familia » k akceptu egalan parton de la dividita laboro… k egalan salajron.

La « Suda Kruco » en Aŭstralio

ne estas granda k ofte aperanta revuo esperantista, sed ĝi distingiĝas agrable de la plimulto el siaj kolegoj en pli « civilizitaj » landoj. Ĝi ne ankoraŭ estas infektita de la faŝisma bacilo k portas ankoraŭ ĉe la frunto la moton, heredaĵon el la plej bona tempo de la burĝa esperanto-movado, « Mondpaco » k « Mondfrateco ».

Adreso : Box 731 F, Elizabethstr. P.O. Melbourne, Aŭstralio. Prezo 1 internacia respondkupono. H. P.

La gazet-eldonema malsano.

Ankoraŭ nova literatura esp. gazeto en Japanio ! Nomo : Aganto. Tendenco : « La antaŭenmarŝo, kiun Japanujo montris depost la Manĉuria afero en la kampoj de politiko k ekonomio, ne povas resti nemontrata en div. flankoj de la socia kulturo, k estas senbezone diri, ke ĝi estas plej bone esprimata en literaturo. Jen kial naskiĝis AGANTO ».

La redakcio opinias ankaŭ, ke « la nombro de la nun ekzistantaj esp. gazetoj de literaturo estas tro malgranda por la tutmonda legantaro… » Jen la optimismo de ĉiuj komencantoj ; ju pli granda la dozo de tiu ismo, des pli granda poste la profundo de l’seniluziiĝo. Kaj oni notos plian viktimon de la esp-ista malsano nomata gazeteldonemo¹. N. B.

¹ Sovaĝaj ŝafoj.

Ekster nia movado

Semajna gazeto, eldonata en Londono « European Herald » (Eŭropa Heroldo), kiu aperis ĝis nun kvinlingve, ekde la 28. septembro enkondukis esperantlingvan parton (tri kolonoj ĉiusemajne). La gazeto estas 12-paĝa, en Berlina gazetformato (30 × 40 cm.) ; ponumera prezo : fr. fr. 1.25. Adr. « Ludgate House », 110-111 Fleet Street, London, E.C. 4.— La n-o de 28.IX entenas sur la unua paĝo gravan propagandan artikolon en angla lingvo, kun motivigo pri enkonduko de la esperantlingva parto.

La septembra eldono de l’angla « Neniam plu milito » (No More War) entenas interesan artikolon de D-ro Pot, en kiu li priskribas, kiel li instruis esp-on al kelkcent indiĝenoj de Borneo, malajanoj, ĉinoj k japanoj, el kiuj ĉiuj bone progresis.

Laŭ kongresa decido la organo de l’Jugoslavaj poŝtistoj k telegrafistoj publikigas en ĉiu numero esp-paĝon.

En Parizo (16, rue Brey, proksime de la Triumfarko) malfermiĝis Esperanta Restoracio « Ĉe la Verda Stelo ».

Esperantista lingva komitato k Akademio.

Pro sia elekto kiel prezidanto de U.E.A., S-o Generalo Bastien rezignis pri la ofico de direktoro de la Sekcio « Komuna Vortaro ». S-ro W. Bailey estas elektita de la Akademio por anstataŭi lin. La Akademio elektis korespondantinon Fraŭlinon Lidja Zamenhof, k korespondantoj S-on Inĝ. D-ron Orengo, direktoron de la Sekcio « Teknikaj Vortaroj », k S-on R. Kreuz, direktoron de U.E.A.

La jarlibro de la Lingva Komitato k de ĝia Akademio por 1934 aperis. Ĝi entenas la liston de la L.K.-anoj, aranĝitan laŭ nacioj. Al la nomo de ĉiu L.K.-ano estas kunigitaj la datoj de lia naskiĝo, de lia esperantistiĝo, de lia elekto al la L.K., k eventuale de lia elekto al la Akademio. — Por ricevi tiun ĉi jarlibron, sin turni al la Centra Esperantista Librejo (11, Rue de Sèvres, Paris). Prezo : 2 Fr. fr.

La Prezidanto : M. Rollet de l’Isle.

¹ Redakcia adr. : 2 Kudan 3-chome, Kojimaĉi-ku, Tokio. Abonpr. : 2 sv. fr. jare. Monata. 8 paĝoj en form. 15 × 23 cm.

Pri la «Alarmistoj» en Nederlando

(vd. la n-on 420 de « S-ulo ») bonvolu korekti, ke la « alarmistoj » ne apartigis sin de la anarkista junularo, sed male : ili apartigis sin de la maljunaj anarkistoj pro diferenco de vidpunkto.

NEKROLOGO

Mortis la 23-an de aŭgusto

K-do Ramon DUART

en Valencio, kiu, post longa senlaboreco akirinte oficon kiel fajro-estingisto, ĉe la unua ekzerco pereis en la flamoj.

Bonan memoron al li k niajn sincerajn kondolencojn al lia frato-SAT-ano !

[REKLAMO p.5] LA PROFETO Miniatura antologio de hungaraj laboristaj verkistoj. 32 paĝoj. Prezo : 2.— fr. fr. (Aldonu 20 % por la afranko.) SAT. 67, avenue Gambetta, Paris 20.

— página 6 —

Recenzejo

Universala Esperanto-Asocio Jarlibro de la Esperanto-Movado. 1934. — U.E.A. 1, Tour de l’Ile, Genève. 336 pĝ. Form. 11 × 16. Nur por membroj.

Kiel en la antaŭaj jaroj, ankaŭ ĉi tiu Jarlibro entenas krom la adresaro de l’delegitoj k vicdelegitoj (kiuj respondas al Perantoj ĉe SAT) informojn de turisma k komerca intereso. Ni rimarkis, ke kelkafoje estas presitaj lokoj, en kiuj delegita ofico « vakas ». Tia enpreso laŭ nia opinio ne havas multe da senco ; tamen ĝi signifas verŝajne, ke en tiu loko iam ekzistis delegito, k ke oni tre esperas trovi en ĝi baldaŭ novan… Korektinde (p. 92) : Aŭstrio oficiale (k laŭfakte) ne plu estas respubliko ! — Lerte faritaj desegnoj devas klarigi la tiom komplikan « organizan problemon » de la neŭtrala movado.

Entute la Jarlibro estas unu el la plej utilaj, praktike uzeblaj eldonaĵoj de la neŭtralaj esperantistoj.

Jan Kikuĉi : Amo de Toofuuroo k du aliaj teatraĵoj. El la japana trad. Joŝiŝi Simomura. 88 pĝ. Form. 13 × 20. Prezo : broŝ. 1.20 sv. fk. + 10 % por afranko. (AELA-membroj nur 40 % de la vendprezo). Eld. Literatura Mondo, Budapest.

Post kiam oni iom alkutimiĝis al la legado de paĝoj, en kiuj svarmas japanaj propraj nomoj k aludoj pri japanaj moroj k religiaj strangaĵoj, k en kiuj regas iu aparta naivo de priskribo k koncepto, kiun ni trovis jam ĉe aliaj literaturaĵoj al ni venintaj el Japanio, — tiam oni povas legi kun sufiĉe da ĝuo la du unuajn teatraĵojn ; ilia drameca efiko estas senduba. La tria, farso, estas banala k senvalora infanaĵo.

La lingvo de l’tradukaĵo estas senriproĉa. Aro da preseraroj tamen ĝenas la leganton, same la konservo de neprononceblaj vortoj (rfoo !), kiuj certe estus esperantigeblaj.

Encyklopedyczny Slownik Esperancko-Polski (verkis M. Gutermana), I. kajero. Eld. « Esperanto por ĉiuj, Nowolipki 36, Warszawa. 1934. 16 pĝ. Form. 12 × 17. Prezo de l’tuta verko : 10 zlotoj.

Jen la unua kajero de Esperanto-Pola Vortaro, kiu laŭ la unuaj provopaĝoj havos sufiĉe grandan amplekson k entenos ankaŭ maloftajn vortojn (botanikajn ktp). La formato ŝajnas al ni tro malgranda kompare kun la grandlitera teksto ne tre dense kompostita, ĉar tiel sur ĉiu paĝo troviĝas nur malgranda nombro da vortoj.

Internacia Centra Komitato de la Esp. Movado : Dudekkvina Universala Kongreso de Esperanto (Köln, 29. julio — 5. aŭgusto 1933). Oficiala Protokolo. Raportaro, Statistikoj.

Japana Esp.ista Ligo Fervojista : Studo pri Instalo de stangeframita [?] fertrabo per ŝipo. Verkis : S. Kasai, inĝeniero ; trad. H. Jajma. 14 paĝoj hektografitaj (gazetformato).

Gentaj Festoj. Programteksto ankaŭ en esperanto de lokaj festoj, kiuj okazis dum la dua duono de julio en Gento (Belgio).

La Insulo Tekselo (Nederlando). Tre bele prezentita, ilustrita prospekto, kun priskribo pri la batalo de la tekselanoj kontraŭ la maro. Havebla ĉe : Teksela Esperanto-Federacio, Parkstr. 10, Den Burg (Texel).

Dr. Juan Lazarte : Socializacion de la Medicina. Ediciones Iman, Lavalle 1485, Buenos Aires. 90 pĝ. Form. 13 × 18. Prezo : 30 ctv. Hispanlingva.

N. B.

POR ŜTOPI LA BREĈON

  1. listo.

Belaud, St. Nazareto — fr. fr. 13.— E. Lefebvre, Viroflay — fr. fr. 10.— Ulo — fr. fr. 17.50 -ero — fr. fr. 7.50

Komuniko de la Administracio

El la Leipziga tempo kelkaj membroj k libristoj restas ankoraŭ debetaj. Spite nian plurfojan admonon, likvidiĝis nur parte tiuj saldoj k evidentiĝas, ke iuj debitoroj estas absolute nesolventaj ; aliaj eĉ ne respondas al niaj demandoj (iun tagon ni publikigos la nomojn de tiuj ŝuldantoj !). Rezultas el tio grava perdo por nia Asocio.

Pro tiu sperto ni decidis, por estonto, plenumi nur la mendojn jam pagitajn k ne plu fidi al promesoj. (Kompreneble tio ne koncernas la fidelajn klientojn, kies sinteno al ni estis ĝis nun senpeka rilate la pagon).

Krome oni notu, ke ni ne akceptas metalan monon el iu ajn lando, nek paperan el Bulgario, Estonio, Litovio k sim.

Memornoto

Priesper. artik. k notojn enhavis : Signalen, Stokh. 13., 20., 27.9., 4.10. ; Arbetaren, Stokh., 20., 24., 29.9. ; De Fakkel, Amsterd., 5.10. ; Renobasion, Mexico, 23.8.

Pri la SAT-Kongreso raportis : Helios (naturamika gaz.), Valencia, sept. ; Robotnik, Varsovio, 6.9., Tribuna, Tandil, 1.8., El Trabajo, Mar del Plata, 2.8., La Tarde, Pergamino, 3.8., Di Presse (juda), Buenos Aires, 2.8. (la 4 lastaj estas sudamerikaj gazetoj) ; Bulteno de Nova Sento, Barcelono, sept., Bulteno de Prol. Grupo Esp-ista « Juneco », Barcelono, sept.

Korespondado

Francio.

Laborista Esp. Grupo, 23, Place Rihour, Lille, dez. kor. kĉl. Respondo garantiata.

Nederlando.

K-do J. C. Tjeenk Willink, Hattem, dez. interŝ. PM. kĉl. Certe respondos. Mi koresp. per ĉiuj lingvoj.

K-do H. Helmers, Hasebroekstr. 23, Den Haag, dez. koresp. k interŝ. PI., kĉl. Gek-doj pĉt. Resp. gar.

Grupeto da virinoj dez. koresp. kĉl. pri ĉiuj temoj, sed prefere pri kontraŭmilita movado. Adreso : Overbeek, Zonneplein 21, Amsterdam (N.).

Nederl. K-dino, studanta la norvegan lingvon, dez. kor. kun norvego pri la lingvo, moroj, vivmaniero, ktp. H. Baars-Jelgersma, Bolkbeekstraat 37 bis, Utrecht.

20-jara mehanikisto dez. koresp. kun Gek-doj en ĉl., L., PI., pĉt. K-do Walther Larsen, Fagerheimsgt. 11, Oslo, Norvegio.

Radio Programo

Pro tio ke la notoj de l’Internacia Radio-Servo Esp-ista estas kompilataj en Germanio, ni lastatempe ne plu ricevas ilin el tie ; niaj klopodoj ricevi ĝin de alia flanko ne ankoraŭ sukcesis. Ni refunkciigos la rubrikon tuj kiam eble.

[REKLAMO p.6] Kiuj ŝatas altiran k interesan legmaterialon en siaj kursoj, tiuj instruas laŭ PETRO la kursa lernolibro de SAT. 116 paĝoj. Kun bildoj. Prezo : 6.— fr. fr. SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20.

Por nia Instruo

La turka lingvo artefarata lingvo

En Angoro, la ĉefurbo de Turkio, oni laboras jam pli ol du jarojn por verki grandan turkan gramatikon k novan vortaron de la turka lingvo. La gramatiko jam estas preta, sed la Vortara Komisiono ankoraŭ plulaboras. Tiuj scienculoj, ariĝintaj en Angoro, ne povas trovi tradukojn por ĉiuj vortoj, kiujn enhavas la franca « Dictionnaire Larousse » (Larusa Enciklopedia Vortaro), sur kies bazo la laboro estas farata. La malfaciloj estas grandaj ankaŭ pro tio, ke la Komisiono volas ekstermi la arabajn k persajn radikojn el la turka lingvo. Ĝi laŭeble klopodas trovi la originajn vortojn turkajn, el kiuj oni povus fari novajn vortojn. Evidentiĝis, ke en la nura litero « A » oni bezonos kelkajn milojn da tiaj vortoj, ĉefe sciencaj.

Simile okazis k okazadas, kvankam eble en malpli granda skalo, ankaŭ rilate la aliajn lingvojn. Oni kreas novajn vortojn, kiuj tamen perfekte eniĝas la vivantan lingvon k fariĝas ties organaj eroj. La scienca turka lingvo estas grandparte artefarata, sed eble daŭros eĉ ne jardekon, k la turklingvaj studentoj ne konscios pri tio, parolante ĝin flue. Same senbaze estas la riproĉo pri artefariteco, ofte farata al esperanto, kiu hodiaŭ ankaŭ jam estas vivanta lingvo parolata de multaj homoj.¹

Kaj la SAT-anoj, raciemaj homoj, ĝuste pro tio ankaŭ ŝatas esperanton, ĉar ĝi estas artefarita, racie farita k ne nur instinkte transprenita lingvo.

¹ La historio pri lingvoj montras multajn ekzemplojn pri artefariteco. Citinda ekzemplo estas la nuntempa germana lingvo, kiu ricevis sian formon per la fundamentaj reformoj de Luter. Estas simpla malkono aŭ ignoremo de tiuj personoj, kiuj riproĉas la artefaritecon de esperanto al ni esperantistoj, uzantaj sian lingvon en la praktiko.

[REKLAMO p.6] 300 BILDOJN K 1100 TITOLVORTOJN en densega komposto prezentas al vi la Unua Volumo de Enciklopedio de Esperanto sur 272 teksto- k 112 bildopaĝoj, formato 15 × 23. La dua volumo ampleksos proks. 540 paĝojn. (Eldono de Literatura Mondo k Asocio de Esperantistaj Libro-Amikoj, Budapest). Ĝi pritraktas per metodoj de scienca laboro la tutan movadon, ekde la naskiĝo ĝis la plej lastaj tempoj. Detala historio. Proks. 2.000 biografioj. Indiko de libroj, ktp. Prezo de la du volumoj (la unua sendota tuj post pago) : broŝurite 150 fr. fr. plus 13 fr. fr. por afranko k rekomendo, bindite : 170 fr. fr. plus 15 fr. fr. por afranko k rekomendo. Ekzistas ankaŭ eldono sen ilustraĵoj. Prezo de ambaŭ volumoj, nur broŝurite, 90 fr. fr. plus 10 fr. por afranko. Havebla ĉe SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20.

Le Gérant : L. Glodeau.

[BILDO p.6 | 69,90,78,95] Sindikata presista marko (union label).

Farita de labor-sindikatanoj

Pres. Granchamp, Annemasse-770-10-34

N.º 423, 25 de noviembre de 1934

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

11-a JARO, N-o 423 — MONATA ESPERANTO-GAZETO — 25. NOVEMBRO 1934

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO, ADMINISTREJO K SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO : 67, avenue Gambetta, Paris 20e Poŝtĉekaj kontoj je nomo de SAT-Paris : Bruxelles n-o 350 189, S’Gravenhage n-o 211 533, Kopenhago n-o 4 986, Paris n-o 1234 22. Stokholmo n-o 74 153, Wien n-o D-109 068, Zagreb n-o 41 448, Zürich n-o VIII-200 49. Aliilande oni pagu per poŝtmandato je nomo de SAT bonvalutaj devizoj en rekom. letero aŭ bankĉeko je nomo de « Bannier ».

PARIZO, LA URBO DE LA XVa SAT-KONGRESO

Feliĉa la vivul’ farinta bel-vojaĝon… Por post reven’, per spert’ plenega k per saĝo, En familia rond’ pasigi pluan aĝon. Ronsar (Ronsard) (1524-1585).

Enkondukante per ĉi-supraj versoj de la malnova franca poeto mian priskribon de la venontjara kongres-urbo, mi faras alvokon al via prudento k al via monujo, karaj legantoj ! Ĉar por ektrovi, ĉu la sperto de la malnova poeto estas ĝusta, necesas ekdecidi pri la vojaĝo al Parizo, ĝin prepari, aliĝi la Kongreson, pagi la kongres-kotizon k fine ŝpari la bezonatan sumon, por povi entrepreni la vojaĝon. Kaj ne nur por kolekti belajn vojaĝ-impresojn, faru tiun vian decidon, sed antaŭ ĉio faru ĝin kiel SAT-ano, kiu deziras labori por sia idealo. Pripensu, ke via ĉeesto ĉe la 15-a Kongreso de nia tutmonda asocio en la nuna tempo pli ol iam estas grava k valora manifestacio : ĉia persona partopreno havos sian pezon. Kaj la profito estas kolektiva k ankaŭ individua. Tio ne estas novaĵo cetere por tiuj, kiuj jam partoprenis en SAT-kongresoj, sed por novuloj, ankoraŭ hezitantaj, ĝi estu dirita emfaze ĉi tie.

La fono de la 15-a Kongreso estas admirinda. Parizo estas unu el tiuj mond-urbegoj, en kiuj koncentriĝas trezoroj de civilizo de jarcentoj, je ĉiuj vidpunktoj k en ĉiuj fakoj de la homa aktiveco. Moderna grand-urbo ankaŭ, en kiu amasiĝas multe da mizero k ĉifoneco flanke de la miloj da lumegoj, kiujn disĵetas lukso, mondumo, malŝparemo de diboĉuloj k popola facilanimeco. Mi demandas min kelkfoje, kio faras Parizon tiom alloga por fremduloj. La amuzejoj ? La monumentoj k muzeoj ? La popola animstato ? Eble ĉio kune faras sur vizitanton originalan k agrablan impreson. Sed ni diferencigu tamen inter la kategorioj da vizitantoj.

[BILDO p.1 | 24,49,68,74] Foto de Parizo: la malnova urbocentro sur insulo, kun la katedralo kaj ĝiaj du turoj, pontoj super la rivero, arboj ĉe la bordo kaj kupolo dekstre.

PARIZO. — La malnova intern-urbo kun la katedralo « Nia Sinjorino » k brako de la Senrivero.

Certe ia kategorio de vojaĝantoj kun plenaj monujoj ĉefe estas altirata de la amuzejoj k diboĉejoj diversgradaj k diversrangaj ; krome iuj eble sentas admiron por la kosmopoliteco de l’ Latina kvartalo k la originaleco de Montmartro. Sed la klaskonscia laboristo, venanta kiel turisto, serĉas kompreneble alian aspekton de Parizo, kiam li trafas la urbegon : li serĉas sekvi la Historion ĉe la murŝtonoj k konstruoj, li pensas pri la Bastiljo k la granda Revolucio de 1789, en kiu lasta tiom da ideoj karaj al li estis propagandataj ; k aparte li pensas pri la Komuno de 1871, en kiu fluis la laborista sango torente sur la stratoj de Parizo. Kaj se la inteligenta burĝa kosmopolito eble serĉas en la studo de la franca Historio trajtojn k gestojn, utilajn al li por instruo ĉe la propra nacio, la sennacieca laboristo deziras en Parizo la intiman kontakton kun homoj, kiuj trovis sur la Pariza grundo sian batallokon. Ĉar se la Parizo de l’pasinto vidis multajn gravajn k pasiajn scenojn, la Parizo de la nuntempo vidis la 6-an de februaro 1934, en kiu la faŝistoj minacis la demokratajn instituciojn de la franca respubliko k kun ĝi ĉiujn ankoraŭ ekzistantajn liberojn, inter kiuj ne plej malgravas la gazet- k parol-libero.

En Parizo oni trovas, kiel en Londono aŭ Berlino aŭ Amsterdamo, tre kontraste unu apud la alia belajn k malbelajn kvartalojn, komfortajn k mizerajn loĝejojn. La okcidentaj kvartaloj nete distingiĝas kiel burĝaj, kun larĝaj aerumitaj avenuoj k parkoj ; sed eĉ ĝis la laboristaj kvartaloj oni trovas la klopodojn plibeligi la urban aspekton, per malkonstruado de domaĉoj k ekstarigo de novaj, belaspektaj, modernaj domegoj. Tamen oni devas noti, ke la luprezo por la novaj domoj estas treege alta k trans la pagpovo de proletoj.

Parizo havas belan ĉirkaŭaĵon, arbarojn, valojn, montetojn, riverbordojn. Sed por fari agrablajn ekskursojn, oni devas veturi malproksimen, pro tio ke ekzistas granda kordono el ĉirkaŭurboj ofte tre dense loĝataj, kiujn oni devas unue trapasi por atingi la kamparon. Tiuj ĉirkaŭurboj administre ankoraŭ estas memstaraj k pro tio, ke loĝas en ili ĉefe laboristoj, ili ofte troviĝas sub socialista aŭ komunista gvidado (ekzemple : St. Dionizio, Malakofo, Viljuifo, Pjerfito, Banjoleto, Ivrio, Bulonjo-ĉe-Sejno, por citi nur kelkajn). Tiuj antaŭurboj verŝajne delonge estus enkorpigitaj al Parizo, se ne la fortikaĵa zono estus severe riglinta la centran urbon de ekstere (Oni nur antaŭ kelkaj jaroj komencis fordetrui la remparojn, sur kiuj nun konstruiĝas modernaj domaroj).

En Parizo mem la urbestraro havas

— página 2 —

8 — SENNACIULO

reakcian plimulton — ĝi havas la plej reakcian urbestraron el ĉiuj eŭropaj grandurboj. Ĉar la amaso de l’ laboristaro loĝas eksterurbe, kie ankaŭ troviĝas ĉefe la grandaj fabrikoj, k interne do superpezas la aro da parazitoj apud etaj komercistoj k memstaraj metiistoj —, kategorio, kiu en Francio ankoraŭ forte batalas por sia ekzistorajto.

Parkoj k publikaj ĝardenoj troviĝas ĉie, atingeblaj ankaŭ por proletoj, k ĉiu povas dimanĉe, sen elspezi pli ol sumeton por la subtera fervojo, atingi la Arbarojn de Vinceno, de Sankta Klu, de Bulonjo, por ĝui tie relative freŝan aeron. En someraj dimanĉoj tiuj arbaroj estas tiom invadataj, ke eĉ estas malfacile trovi liberan razenspacon por ripozo.

En ĉi tiu konciza artikolo mi ne povas pritrakti multajn detalojn. Tamen estu dirite rilate la komunikilojn, ke la subtera fervojo (nomata : Métro) kun retaro tra la tuta urbo, eĉ kelkloke ĝis la antaŭurboj, estas la plej malkara k plej rapida transportilo k precipe rekomendinda ĉe longdistancaj vojaĝoj. La aerumado bedaŭrinde ne estas unuaranga. Se oni vojaĝante deziras vidi ion, oni uzu la aŭtobusojn. Ĉi tiuj estas tre komforte instalitaj, sed oni ne povas esperi ĉiam akiri sidlokon, precipe dum la ferm- k malferm-horoj de la fabrikoj, magazenoj, bankoj k kontoroj. Cetere ekzistas du klasoj, kiel ankaŭ ĉe la subtera fervojo. La aŭtobusoj estas pli k pli multigataj, ĉar anstataŭe oni malaperigas la tramojn k eĉ la urban ringfervojon — arkaiĝintaj komunikiloj por urbo kiel Parizo, kie tramo sur reloj estas absoluta trafik-malhelpilo.

Rimarkinda estas la multnombreco da kafejoj, restoracioj k hoteloj. Precipe la unue nomitaj abundas, k escepte la vintrajn monatojn, multaj klientoj garnas la rondajn tabletojn starigitajn ekstere sur la trotuaroj, kun la kutima ornamaĵo : sifono kun distilita akvo. Ĉi lasta estas aldonata al aperitivoj multe ŝatataj de la parizanoj, ne laste la laboristoj. Da restoracioj k hoteloj ekzistas ĉiuprezaj k ĉiukvalitaj. Ne multaj estas vegetaraj, tamen ĝuste ĉe ĉi lastaj oni ofte povas trovi esperantistojn. En Parizo oni povas nutri sin laŭ sia speciala nacia gusto. Italaj restoracioj estas speciale multnombraj. Kaj, precipe en la Latina kvartalo, troviĝas ankaŭ rusaj, polaj, judaj, hungaraj, germanaj, ĉinaj k.m.a. naciaj manĝejoj.

Mi rezignas priskribi ĉi tie la multajn vidindaĵojn de la urbego ; nur rilate du monumentojn aparte interesajn por la K-doj, pri kiuj ekzistas tre ofte erarplena imago ĉe fremduloj, mi dezirus antaŭaverti la vizitantojn : 1) La Bastiljo mem, kiu estis ŝtata malliberejo sub la reĝeco k kiu estis detruata de la popolo la 14-an de julio 1789, tute ne plu ekzistas k nenio pri ĝi estas videbla. Sur la placo, kie ĝi staris, leviĝas nuntempe la gracia Juli-kolono, starigita honore al la viktimoj de la Julia revolucio de 1830, direktita kontraŭ Karolo la X-a. — 2) La Muro de l’ Federitoj, kie la blankuloj mortpafis plurajn centojn da Komunanoj en fino de majo de 1871, troviĝas interne de la Per-Laŝeza tombejo (tute en la fundo), dum ekstere, en parketo samnoma, unu minuton distance de la Sidejo de SAT, estas kontraŭ muro memoriga monumento, kiu montras virinan figuron, ŝirme etendantan siajn manojn antaŭ la viktimoj de la glora Muro.

Se mi ne parolas pri la brilaj postlasaĵoj arkitektaj en la urbobildo el la Napoleona k la reĝa epoko, pri la Versajla kastelo, ktp., mi ne faras tion pro malŝatemo al tiuj artaĵoj parte vere altrangaj, sed pro lokomanko, k ĉar la simpla promenanto tre facile informiĝas pri la signifo de tiuj monumentoj dum la vizito mem. Ke en Parizo troviĝas ĉiuj registarejoj, centroj de klerigo : kvin Akademioj kunigitaj sub la nomo de « Instituto de Francio », Universitato, ktp., mi ne bezonas speciale mencii. Ja la tuta intelekta k arta vivo de Francio (apud la politika) havas sian fokuson en Parizo.

La Seno, unu el la ĉefaj riveroj de Francio, trafluas Parizon, ne dispartigante ĝin profunde, ĉar multaj artoplenaj ŝtonpontoj interligas la du bordojn. Parizo havas 2.891.000 da loĝantoj sen siaj antaŭurboj. Kun la antaŭurboj ĝi atingas preskaŭ 5 milionojn da loĝantoj.

Parizo estas fondita en la Cezara epoko de la romanoj, kiuj nomis ĝin Lutecia, sur insulo de la Seno, kie leviĝas hodiaŭ la katedralo « Nia Sinjorino de Parizo ». Ekirante de tie, la urbo disvolviĝis iom post iom sur ambaŭ bordoj de la rivero.

* * *

En la laborista movado Parizo okupas gravan lokon. Ni citu kelkajn faktojn : Kvankam la Revolucio de 1789 estis esence burĝa revolucio, abolanta la privilegiojn de l’ aristokratoj k ekleziuloj, — en ĝia dua fazo (1792) la revoluciaj popol-amasoj ekinfluis la direktadon de la movado. Tamen ili ne povis atingi, ke la propraĵ-rilatoj estu renversataj. La gvidantaj jakobenoj (i.a. Robespjer-Robespierre) ne konsentis pri la radikalaj sociaj ŝanĝoj postulataj de la metiistaj k laboristaj kluboj, k sub la Teroro (1794) viktimiĝis tiom da revoluciaj laboristoj k intelektuloj kiom da dekstruloj. Sub la gvido de Buonaroti k de Babef (Babeuf), dum la dekadenco de la Revolucio, formiĝis sekret-organizo, kiu laboris por la renverso de l’ Direktorio, kiu celis la likvidon de l’ revolucio. Pro perfido de unu kunulo la konspirantoj estis kaptataj k gilotinataj.

Tri jardekojn poste la adeptoj de Sensimon (Saint-Simon), liberala burĝo, kiu celis la plibonigon de l’ sorto de la laborularo, vigle agitis (precipe ĉe la junularo), por renversi la monarkion ; ili kondamnis ĉefe la familiajn privilegiojn (heredrajton) k revis per forigo de tiuj privilegioj atingi la epokon de l’ socia harmonio.

En tri tagoj de julio 1830 la laboristoj de Parizo batalis sur la barikadoj, kun la rezulto, ke ili renversis la burbonojn (tiama reĝo-dinastio). Tiujn tamen anstataŭis alia reĝo : Ludoviko Filipo, la « burĝa reĝo » de Orleana dinastio (1830-1848). Burĝaro k proletaro komencis akre distingiĝi en tiu periodo, en kiu la laboristoj havis tre mizeran vivnivelon. Ludoviko Blan (Blanc) formulis jam klare la klasan vidpunkton. En 1843 K. Marks alvenis en Parizo. Kvar grandaj sekret-organizoj formiĝis (1830-39), kies ĉefoj — inter ili la eminenta revoluciulo Aŭgusto Blanki (Blanqui) — preparis la februaran revolucion de 1848. Blanki pledis por la proleta diktaturo. En la revolucio de 1848 la proletaro ekstaris unuafoje kun propraj postuloj ; dank’ al ĝia insisto la respubliko estis proklamata. Sed Blanki ne povis efektivigi sian ideon, anstataŭi la Provizoran registaron per socialista, ĉar la popolo lasis sin trompi per la devizoj de la registaro ŝajniganta laborist-amikecon.

Revigliĝis la laborista movado nur en la jaroj 1861-64, k naskiĝis la Unua Internacio, en kies historio la plej grava evento estis la batalo de la Pariza Komuno (1871). Post ĝia malvenko la heroaj batalintoj estis po multaj miloj buĉataj k ĉiuj suspektuloj estis ekzilataj, plejparte al Numea (insulo en suda Pacifika Oceano). Parizo estis granda kadavrejo, k la socialista fantomo estis forekzilita el Francio por tuta jardeko.

En 1889 la Dua Internacio estis fondata en Parizo. Ni scias pri ĝia malsukcesa laboro rilate eviton de l’milito, pri la mortigo al Johano Ĵores (Jaurès) en Pariza kafejo, la tagon antaŭ la milit-eksplodo (1914). Post la mondmilito la laborista movado estis skismigita (1920) en Francio, k en Parizo speciale la granda plimulto de l’klaskonsciaj laboristoj eksimpatiis kun la Tria Internacio. Kun la politika disiĝo plenumiĝis la sindikata disiĝo. La movado restis paralizita, ĝis la okazintaĵoj de l’

— página 3 —

SENNACIULO — 9

  1. februaro 1934 kun sia minaco je faŝismo estigis politikan turniĝon k oni starigis Agad-unuecon inter socialista k komunista partioj (somero 1934), kiu jam nun liveris tre favorajn rezultojn por la tuta movado.

Ĉe tiu ĉi sunlumigita bildo mi haltas k vokas al vi, tutmondaj SAT-anoj, kune kun la O.K.K., kiu jam komencis prepari nian 15-an Kongreson : Estu komence de aŭgusto 1935 niaj gastoj en Parizo !

N. B.

Pri » Fajrero » k Internacia Kooperado

Ni ricevis leteron de K-do J. Sterken en Heerlen (Nederlando), kiu, en dankinda maniero, ĝustigas nian recenzon pri la juli-aŭgusta n-o de « Fajrero », aperintan en la sept. n-o de « S-ulo ». Ni konsideras modela lian objektivan klarigon k volonte cedas lokon al ĝi. Ni elĉerpas la esencajn partojn. — Red.

« Fajrero ne estas organo de la Kooperado. Ĝi antaŭe estis. Sed la nederlandaj K-doj ne plu volis kunrespondi pri la enhavo, kiu fariĝis laŭ ni tro unutendenca… Nun « Fajrero » ne estas organo de iu organizo, sed de kelkaj belgaj k germanaj K-doj.

« Kaj pri la Kooperado : Ĝi ne estas iu unuiĝo. Nur estas kunlaborado inter la apudlimaj Laboristaj Esperanto-Grupoj. La celo de la kunlaborado estas : internacie uzi la lingvon esperanto. Por tio ni organizas renkontiĝojn, al kiuj partoprenas la Gek-doj el la limregiono. Ĉar la partoprenantoj parolas la francan, germanan k nederlandan lingvojn, ni devigas ilin paroli esperante. La 30. de sept. ni organizis renkontiĝon en Tervinselen apud Heerlen, al kiu partoprenis pli ol 100 Gek-doj. En somero ni ankaŭ ofte intervizitas nin — kompreneble nun nur kun la belgaj K-doj. La Kooperado do nur estas diversaj grupoj, kiuj por aparta celo kunlaboras, sed plie ne havas ion komunan… La kaŭzo de la malmulta sukceso estis — krom la krizo — la sinteno de kelkaj germanaj K-doj, kiuj ĉiam denove klopodis uzi la renkontiĝojn por propra celo. Ni kompreneble kontraŭbatalis tiun emon k ofte estis en la renkontiĝoj egaj disputoj.

« Antaŭ la regado de Hitler la partoprenado al la renkontiĝoj estis pli granda. En Heerlen, 1932, ĉeestis pli ol 300 Gek-doj. Sed se Hitler ne regus, ni certe jam delonge ne plu havus Internacian Kooperadon, ĉar tiam la germanaj K-doj, kiuj estis la plej multnombraj, certe estus klopodintaj fari el la Kooperado IPE-entreprenon. Kaj tion ni ne tolerus.

« Mi esperas, ke mi per tiu ĉi letero donis al vi pli bonan komprenon pri la Kooperado k « Fajrero ». Viaj malĝustaj opinioj tamen estas kompreneblaj, ĉar el « Fajrero » vi ne povis pli ĝuston kompreni. »

J. Sterken, Heerlen.

PUBLIKA LETERO AL MULTAJ ESPERANTISTOJ

Estimataj Samcelanoj !

Ni supozas, ke vi apartenas al la proleta klaso, t.e. ke vi ricevas salajron k ne ekspluatas aliajn homojn. Aŭ, se pro favoraj cirkonstancoj vi sukcesis akiri iom privilegiitan situacion, ni tamen volas kredi, ke vi deziras la starigon de pli justa sociordo ol tiu, kiu ĝis nun regis en la mondo. Se tiel estas, vi do certe sopiras al paco k al pli facilaj interrilatoj inter la popoloj. Ni emas eĉ kredi, ke ĝuste pro tiaj konsideroj vi lernis esperanton k deziras ĝian disvastiĝon ĉiean.

Se ni ne eraras en niaj supozoj, estas tute certe, ke pli ol unu fojon vi demandis vin, ĉu la esperanta movado estas ĝuste orientita ; ĉu la rezultoj atingitaj proporcias kun la oferoj faritaj.

Inter la diversaj organizoj, kiuj estas fonditaj por antaŭenpuŝi la esperantan aferon, nedubeble UEA ludis la plej gravan rolon k faris en la pasinto tre atentindajn servojn. Cetere ĝia fondinto k animinto, Hektor Hodler, estis ĉiam inspirata de la spirito, kiun ni priparolas pli supre. Li estis grandcerba k altanima homo, kiu dediĉis sian tutan forton al la funkciigo k prosperigo de tiu mond-asocio. Bedaŭrinde tro frua morto forrabis lin. Sed li certe mortis kun la espero, ke lia verko estos daŭrigata. Tiucele li eĉ testamentis grandan sumon (170,000 svisajn frankojn), kiu garantius k certigus al UEA normalan funkciadon k prosperon.

Sed kion ni vidis dum la lastaj jaroj ? La organizo estis skuata de senĉesaj internaj krizoj, okazigitaj de diversaj kaŭzoj, inter kiuj ni menciu naciismajn fluojn, kiuj evidente tute kontraŭas al la spirito en kiu estis fondata UEA. Plie, burokratoj instaliĝis k havis kiel ĉefan celon ĝui komfortan vivon per elspezo de relative tre altaj salajroj. Nu, kio rezultis de tio ? La rezulto estas, ke UEA daŭre spertas krizon k ke el la 170,000 sv. frankoj malavare donacitaj de Hodler restas en la kaso proksimume nur 15,000 !!!

Tiaj estas la faktoj k ni ne mencias ilin kun maliceta ĝojo, sed nur tial ke ni konsideras kiel devon altiri la atenton de la tuta samcelanaro al la vera stato de la esperanta movado. Ni deziras, ke ĉiuj sinceraj homoj serioze prikonsideru la faktojn, komparu la rezultojn, atingitaj de diversaj organizoj k post pripensado demandu sin : kiu mondorganizo laboras plej efike, plej trafe, kun la plej klara konscio pri la fincelo ?

Por helpi al vi respondi al tia demando, ni permesas al ni konigi al vi la laboron faritan de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) dum 14 jaroj.

Antaŭ ĉio necesas rimarkigi, ke la fondintoj k gvidantoj de tiu organizo neniam havis je sia dispono grandajn sumojn. Male, SAT eĉ estis viktimo de makiavela entrepreno, kiu forrabis de ĝi antaŭ tri jaroj almenaŭ 100,000 fr. frankojn. Tian friponan agon faris Sovetrespublikara Esperanta Unio¹. Malgraŭ tio, malgraŭ la fakto, ke niaj anoj plejparte estas laboristoj kun malalta salajro ; malgraŭ la granda daŭra senlaboreco reganta ĉie en la mondo ; malgraŭ, ke en diktatorecaj landoj nia Asocio estas malpermesata, tamen ni povas submeti al via ekzameno jenajn pozitivajn rezultojn de nia laboro : 1) SAT okazigis 14 universalajn kongresojn, kiuj havis ĉiuj tre grandan propagandvaloron.

  1. SAT eldonis 10 Jarlibrojn, kiujn ricevis la membroj por tre malalta kotizo.

  2. SAT aperigis 4 gazetojn : a) la semajnan, 12-paĝan Sennaciulo, kun eldonkvanto de 5,000 ekz-oj² ; b) la monatan, 16-20-paĝan literaturan, Sennacieca Revuo kun eldonkvanto de 2,000 ekz-oj ; c) la pedagogian Sennacieca Pedagogia Revuo³ kun eldonkvanto de 1,200 ekz-oj ; d) la facillegeblan k instruan La Lernanto, kun eldonkvanto ĝis 12,000 ekz-oj.

  3. SAT eldonis 53 verkojn kun entute pli ol 5,000 paĝoj.

Inter tiuj verkoj aparte menciinda estas la Plena Vortaro de Esperanto, kies dua eldono aperis antaŭnelonge k kiun la tuta gazetaro tre favore recenzis.

Ni ne parolos pri la diversaj servoj, kiujn nia Asocio faris al multaj el siaj anoj. Ili certe estas komparindaj kun tiuj de UEA. Ni nur insistas pri jeno : bonvolu kompari la agadon de UEA de post la morto de Hodler ĝis nun kun tiu de SAT, ne forgesante pri la monrimedoj, kiujn havis je sia dispono respektive ambaŭ organizoj. Se vi faros tiun komparon ; se vi objektive ekzamenos la nombrojn k la faktojn, ni estas certaj, ke vi alvenos al konkludo tute, senrezerve favora al SAT. Tiam vi sendube konvinkiĝos, ke en la intereso de la esperanta movado estas via devo ariĝi en niajn vicojn, partopreni niajn klopodojn, ĉar nia movado estas la plej efika, la plej rezultdona, konsidere la rimedojn uzatajn.

Sed eble vi opinias, ke SAT havas parti-politikan karakteron. Se tiel

¹ Ĉiujn detalojn pri la afero ni povos konigi al vi, se vi vere havas intereson pri la SAT-movado k deziras subteni ĝin. ² Nun pro la rabo, kiun ni priparolis k pro la senlaboreca krizo Sennaciulo aperas nur monate en la eldonkvanto de 4.500 ekzempleroj. ³ Pro la samaj kaŭzoj pli supre menciitaj, tiu Revuo ne plu aperas.

— página 4 —

10 — SENNACIULO

estas, ni tuj diros, ke vi grave eraras. Neniam nia Asocio celis ludi politikan rolon, fari politikan agitadon k tiel konkurenci kun politikaj organizoj. Estas vero, ke troviĝis en niaj vicoj personoj, kiuj provis trudi tian taskon al SAT k fari el ĝi filion de la III-a t.n. Moskva Internacio ; sed estas ankaŭ vero, ke tia provo fiaskis k ke tiuj politikemaj SAT-anoj forlasis nian Asocion k provis starigi iun… Internacion ! Cetere anoj de la II-a Internacio iom pli poste imitis tiun sensencan skismecan ekzemplon k ankaŭ provis starigi Internacion…

Ĉar ni deziras varbi vin al nia entrepreno, tion ni volas fari lojale k honeste. Ni ne prezentos nin al vi kun masko. Estas tute vere, ke SAT ne estas neŭtrala rilate al ekspluatantoj k ekspluatatoj, rilate al subpremantoj k subpremataj ; ĝi estas kontraŭ la unuajn k por la duaj ; ĝi estas kontraŭ la maljuston k por la justo, tial ni komence diris, ke ni supozas, ke vi celas kiel ni la starigon de justa k paca sociordo en la mondo.

Ni ne estas tiom memfidaj, ke ni povus supozi, ke la legado de ĉi tiu letero sufiĉos por detrui en via spirito la miskomprenojn, kiujn eble vi havas pri nia movado. Tamen, ni kredas, ke ĝi almenaŭ vekos ĉe vi la deziron ekscii pli detale pri SAT. Ni sekve nur aldiros, ke ni restas je via dispono por liveri al vi ĉiun informon, kiun vi dezirus ricevi. Skribu al ni.

En la espero, ke ni aŭdos ion de vi, bonvolu akcepti nian sinceran k samcelanecan saluton.

La Plenum-Komitato de SAT.

ANKORAŬ PRI LA HOLANDAJ NOMADOJ

K-do J. v. Scheepen (18 206) en sia lastnumera artikolo forgesis gravan motivon rilate la « nomadecon » de l’holandanoj.

En Roterdamo oni konstruas novajn kvartalojn. La domoj estas pli belaj ol la malnovaj, sed ankaŭ la mona afero ludas gravan rolon. Ĉar multaj domposedantoj donas la rajton al luontoj loĝi senpage dum unu semajno, dum du semajnoj, eĉ… dum du monatoj. Tio precipe rilatas al la novaj domoj. Nun estas multaj familioj, kiuj, loĝinte en malnovaj domoj, enloĝiĝas la novajn, ĉar ili ne bezonas purigi siajn hejmojn, dum pli malpli longa tempo ili loĝas senpage, k post kelkaj monatoj ili serĉas alian novan loĝejon kun la samaj kondiĉoj. Malgraŭ la kostoj de la transloĝiĝo ili ŝparas monon. Tio povas okazi, ĉar estas sufiĉe da loĝejoj k la domposedantoj devas allogi la luontojn. Krom la motivoj nomitaj de K-do v. Sch. ankaŭ multaj familianoj transloĝiĝas pro la suprenomita kialo.

18 093.

Komunikoj de la Plenum-Komitato de SAT

  1. Malgraŭ la decido de la Konfliktkomisiono k la unuanima aprobo de la Kongreso (Vd. Protokolon, p. 4-5), K-do S. Aarse, Amsterdamo, sendis al ni novan proteston « kontraŭ la fakto, ke la SAT-aparato ne donis okazon al mi diri mian opinion, nur al kontraŭopiniantoj de mi ». Estas tute kompreneble, ke la vidpunkto de K-do S. A. ne estis reprezentita ĉe la Kongreso, ĉar nek li mem ĉeestis ĉi lastan, nek li komisiis alian samurbanon el la multaj, kiuj partoprenis la Kongreson, prezenti lian vidpunkton ! Cetere la « kontraŭopiniantoj » celis nur defendi la interesojn de la Asocio.

K-do Aarse protestas kontraŭ tio, ke la Socialista Frakcio el SAT-anoj akceptas nur anojn de la II. Internacio (Socialdemokratoj). Estas evidente, ke multaj socialistoj (en la larĝa senco de la vorto !) ne estas akordaj kun la II. Internacio k tial ne povas aliĝi al la nomita frakcio. Sed nenio malhelpas tiujn K-dojn fondi siavice frakcion, en kiu povus unuiĝi sampensantoj. Sed estas same evidente, ke la Asocio neniel povas interveni en aferoj de tiuj frakcioj, tiom longe kiom ilia agado konformas al la Statuto de SAT. La SAT-organoj disponigas al oficialaj komunikoj de la frakcioj nur tiom da spaco, kiom permesas la cetera tekstaro de la organo k kiu estas proporcia al la kadro de la gazeto.

  1. Laŭ komisio ricevita en la Valencia Kongreso (vd. p. 10 de la Protokolaro) ni skribis al la Lab. Radio-Asocio « VARA » en Hilversum (Nederlando), por atingi, ke eventuale estu dissendataj de la tiuloka radio-stacio esp. disaŭdigoj kun sciigoj pri lab. movado utiligeblaj ankaŭ en landoj, kie nuntempe la lab. movado estas subpremata. « VARA » respondis letere la 31-an de oktobro, ke ne estas eble plenumi la peton, ĉar ĉiuj dissendotaj tekstoj bezonas la aprobon de Radio-kontrolkomisiono k « estas absolute neeble, ke dissendoj, kiuj subtenus iun malleĝalan laboron, estus permesataj. Tamen la VARA estas preta por interkontakti kun la enlanda organizo pri esp. kurso antaŭ la mikrofono ».

  2. A.D.L.E.L. Kiel jam dirite en nia Raporto al la Kongreso de Valencio (p. 56 de la n-o 419 de « S-ulo »), la aperdatoj por la libroserio de ADLEL-verkoj ŝanĝiĝos per la fakto, ke la unue eldonitaj du verkoj ĝis hodiaŭ ankoraŭ ne produktis sufiĉe da mono, por povi pagi la elspezojn necesajn por la presigo de la tria volumo (originala verko). Ankaŭ ne ĉiuj K-doj aliĝintaj al la entrepreno, pagis jam sian trian kotizparton, kiu estas 10 fr. fr. (por la bindita ekz-o 15 fr. fr.)¹.

Ĉi tiu faro de kelkaj perturbas iom nian planon. Ni petas do la aliĝintojn, ankoraŭ plue paciencigi rilate la aperon de la tria volumo, pri kiu ni povos komuniki ĉi-loke espereble baldaŭ.

  1. Jarlibro. La eldono de la Jarlibr(et)o okazos je la sama dato, kiel ĉi-jare (do en januaro 1935). La kondiĉoj restos ankaŭ la samaj. Aperos la adresoj de l’Perantoj k funkciuloj de la Asocio, krome tiuj de izoluloj. Kiuj krome deziras vidi pro iuj motivoj sian adreson en la Jarlibro, tiuj devas pagi sumon de 5.— fr. fr. ekstraj ; kiuj deziras korespond-anonci en la J., pagas la samon, k ni konigos ilian deziron per simpla litero K antaŭ la nomo. Datlimo por Jarlibraj aferoj estas principe la 15-a de decembro (por ekstereŭropaj landoj ni akceptos ĝis la 31-a de dec.).

¹ La tuta abono al la serio kostas 50 fr. fr. (72 fr. fr. por binditaj volumoj).

EN ĈIO NACIISMO !

En la monato oktobro la nederlandanoj travivis denove grandan nacian feston. La aviadilo « Uiver » (Ejver) kondukita de holandanoj, gajnis en la aviadil-vetflugo Londono-Melburno la duan premion. Nederlando festis, ĉar tia giganta rezulto donis al nacia Nederlando belegan okazon por plifortigi k refreŝigi la patriotismon.

La gazetoj dediĉis tutajn paĝojn al la granda nacia triumfo. La Radio-sendstacioj konkuris kun ili, por pli-intensigi la frenezon ĉe la popolo. Kaj mi devas konfesi, ke ili ambaŭ — gazetaro k sendstacioj tute sukcesis, ĉar preskaŭ ĉiu homo kun granda ekscito priparolis la heroaĵon de la Ejver. La popolo dum kelkaj tagoj estis tute kaptita de tiu ĉi okazintaĵo k kun retenita spiro ĝi legis k aŭskultis « Ejver-novaĵojn ». Burĝoj eldomigis la naciajn flagojn, kiuj ankaŭ flirtis sur oficialaj konstruoj. Nederlando festis, ĉar usona aviadilo, kondukita de holandaj aviadistoj, atingis Melburnon kiel dua. Baldaŭ la aviadistoj revenos en Nederlandon k tiam la ĝojo inter la nederlanda popolo estos ankoraŭ pli intensa.

Kiom da prudentaj homoj Nederlando havas, — prudentaj homoj, kiuj komprenas, ke tiaj festoj estas nur preparo de milit-spirito ; kiuj komprenas, ke ĉiu aviadilo estas esence militaparato el la plej terura speco ? Ne multajn !

Nederlando ĝojas, ĉar montriĝis, ke ĝi ankaŭ en la aviado nuntempe povas konkuri kun aliaj modernaj

— página 5 —

nacioj. Sed ke tiu aviado estas milit-aviado, tion oni ne klarigis al la popolo, tio ne estas komprenata de la granda amaso.

Kaj kun granda ĉagreno mi konstatis, ke la socialista laborist-gazetaro kunfestis, helpis al la nacia frenezo k dediĉis la fruntpaĝojn de la gazetoj al la granda nacia venko. La laborista gazeto « Voorwaarts » eĉ eldonis ekstran bultenon kun la grandlitera surskribo : « La ŝancoj de la « Ejver » pligrandiĝis ! La angloj havas averion ! » Vi povas kompreni la efikon de tiaj vortoj.

Ne estas mia celo ataki la abonantojn al tiaj gazetoj, nek ataki iun tendencon, kies adeptoj troviĝas en nia SAT-movado. Mi estus malbona SAT-ano. Mi ankaŭ scias, ke la SAT-anoj, kiuj aboniĝis al tiuj gazetoj, ne konsentas en tiaj insidaj, naciaj sensencaĵoj, al kiuj helpas la socialista laborist-gazetaro. Sed ne sufiĉas nekonsenti, ne sufiĉas rezignacii. Kiel vera SAT-ano oni morale estas devigata protesti kontraŭ ĉio, kio estas malinda en nia movado socialisma.

Se sekve de ĉi tiu artikoleto la Gek-doj aŭ la Socialista frakcio el SAT-anoj sendus proteston al la redakcioj de tiuj lab. gazetoj, mi estus atinginta mian celon, kiu estas: Ĉie k ĉiel protesti kontraŭ milito k ĝiaj preparoj.

Bas Vels.


ATENTU ! Nov-aliĝantoj, kiuj pagos jam en decembro la kotizon por 1935 (parte aŭ tute), ricevos senpage la decembran » S-ulo » n !


POR AKIRI ĜUSTAN PRIJUĜON SUPER DOKUMENTO

En la raporto de la Sennaciista Frakcio, publikigita en la lasta n-ro de « S-ulo », estas citita oficiala teksto sovetia, laŭ kiu oni ekscias, ekzemple, ke parencoj de dizertinto povas esti kondamnataj je kvin ĝis 10 jaroj da malliberigo. Por ke la legantoj de la gazeto povu prijuĝi tiun leĝon laŭ ĝia apliko, ni komunikas jenan konkretan ekzemplon :

Okaze de la antaŭnelonga vizito de sovetia ŝiparo en la pola haveno Gdjnia, la maristo Voronkov el la kirasŝipo Marat dizertis. Sekve de tio la militista juĝistaro mortkondamnis lin k ordonis la tujan areston de liaj parencoj, kiuj estos malliberigataj dum 10 jaroj kiel garantiuloj. La motivo de tiu ordono estas laŭvorte jena : « pro ebla kunkulpeco eĉ pasiva aŭ senkonscia ».

La ŝipano Voronkov ne povas esti mortpafata, ĉar li forkuris ; dume liaj parencoj sidas en malliberejo k sendube meditas pri la plej bona maniero konstrui socialismon en unu sola lando.

(Komunikita de la S.F.)


15-a KONGRESO DE SAT EN PARIZO

3.-7. AŬGUSTO 1935

UNUA KOMUNIKO

LA FORMIĜO DE L’OKK. — Kiam ni decidis akcepti la taskon organizi la 15-an Kongreson en Parizo, unu el la ĉefaj konsideroj, kiuj gvidis nin, estis tiu, ebligi al kiel eble plej da Gek-doj la partoprenon al la venontjara Kongreso, malgraŭ la kriza periodo, kiun la mondo travivas. La Pariza SAT-anaro, akceptinte inviti la Kongreson al sia urbo, elektis Organizan Kongres-Komitaton el jenaj Gek-doj : Aspes, Briard, Ida, Kaŝon, Lagrange, Le Sidaner, Pâris k Peruĝi. Inter ili jenaj oficoj jam estas distribuitaj : Pâris, prezidanto, Kaŝon, sekretario, gazet-propagando ; Le Sidaner, helpa sekretario ; Lagrange, trafik-aferoj.

KOTIZO. — La kotizo estas fiksita sur la bazo de 20 fr. frankoj. Tio signifas, ke holandano devas pagi 2 guld., hispano 10 pesetojn, sviso 4 sv. fk., svedo 5,20 kr., ktp.

ADRESO por ĉiuj aferoj, pagoj k leteroj, estas ekskluzive la Sidejo de SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20¹. De tie estos distribuataj al la OKK-fakuloj la diversaj petoj ; do bonvolu noti tion ! La OKK petas vin esti ŝparemaj k indulgemaj rilate demandleterojn k diversajn informpetojn ; ĝi certigas, ke en konvena tempo aperos ĉiuj necesaj informoj en « S-ulo » (rilate vojaĝon, hotelojn, eventualajn rabatojn, ktp.). Sekve ne necesas ŝarĝi senutile la sekretarion per individuaj demandoj pri tiuj aferoj. Oni uzu tiun rimedon nur en specialaj kazoj !

VOJAĜO, LOĜADO. — En tiu ĉi unua komuniko ni ne jam povas doni detalojn k precizigojn ; oni atendu la sekvantajn komunikojn. Tamen estos zorgate pri rabatita bileto minimume por la franciaj fervojoj. Rilate loĝadon ni povas certigi la eblon starigi tendaron en la proksima ĉirkaŭaĵo de Parizo, por la bonuzo de K-doj, kiuj alportante sian tendon intencas ŝpari la elspezojn por hotelo.

SOMERLERNEJO ANTAŬKONGRESA. — Krom la Altlernejo, kies lekcioj estas antaŭviditaj por la kongrestagoj, same kiel en Stokholmo k Valencio, ni havas la intencon aranĝi antaŭ la Kongreso, do fine de julio, 8-10-tagan Somerlernejon (kun perfektiga esp. kurso, ktp) en bela pejzaĝo proksime de Parizo. Interesuloj sin anoncu speciale !

Ni finas tiun ĉi komunikon kun la peto al la Gek-doj, aliĝi sufiĉe frue al la Kongreso, ne atendante eĉ la eldonon de speciala Aliĝilo, ĉar ni devas disponi jam frue grandan sumon por povi lui indan Kongresejon !

OKK.

¹ Por la pagoj uzu la poŝtĉekajn kontojn de SAT !


Tra la Esperanta Gazetaro

Nova LEA-organo !

Ni salutas bondezire la aperon de « Lingvo Internacia », monata gazeto por propagando de esp-o inter la laboristaro en Polio, kiu estas redaktata de nia ĉefperanto en Polio, K-do Vladisl. Lekovski (adr. de l’Red. k Adm. : Marszalkowska 81, Warszawa). Ĝia unua n-o ĵus elvenis (formato 15 × 23 cm., 12 paĝoj), kun ĉefe pollingva enhavo. El la sciigoj de la redaktoro ni notas, ke « ĝis nun nenia laborist-tendenca gazeto aperis en Polio, pro la disiĝo de nia movado k manko de ia kunagado inter la apartaj asocioj. « L.I. »… estas organo ne de iu grupo aŭ asocio, sed de tuta nia movado. Bedaŭrinde la ŝtatadministracio malpermesis uzi klasbatalan nomon por nia gazeto… »

N.B.

Danĝeraj ŝparemuloj

La informilo de la Esperanto-Asocio de Estonio n-ro 152 de oktobro donis ekzemplon, kiel manipulas iuj esperantistoj la « klaran » lingvon esperanto sendante telegramojn : « alveturosmi jedekahoro akceptumin ĉestacidomo ». Prave konkludas la gazeto : « .. ekzistas jam urboj, ekz. Tallinn, kie la telegrafoficistoj konas esp. ; ili devas en tiaj okazoj ne nur honti pro la trompemo de siaj karaj samideanoj, sed ankaŭ estas devigataj enkasigi la pagdiferencon de la malagrable surprizitaj adresitoj. Kaj la rezulto de tiaj ripetaj faroj povus eble esti forigo de esp. el la listo de la klaraj lingvoj… »

Regno de l’ Papo

En nekrologo al la Dollfus « Espero Katolika » n-o 121 de oktobro skribas per la plumo de sia prezidanto J. Font Giralt, sacerdoto, jenon :

« Fondita sur tiuj katolikaj principoj, li (Dolfus) starigis novan Konstitucion, en kiu la plej granda parto de la instruoj entenataj en la enciklikoj de Leono XIII ‘ Rerum Novarum ‘ k de Pio XI ‘ Quadragesimo Anno ‘ estas enigitaj. Forigante la perforton k akceptante la legitimajn liberojn de la popolo, miskonitajn aŭ ekskluditajn de aliaj sistemoj, Dolfus intencis doni al sia Patrujo gubernion bazitan sur la korporativaj principoj. Ni povas fieri, ke li estis la unua registarestro, kiu realigis la principojn majstre prezentitajn de la socia katolika skolo. »

La laboruloj tutmondaj ne forgesu observi tiun ĉi paradizon de l’ Papo : Ili spertos la praktikon de la Katolikismo. Dolfus en Aŭstrio, Ĝil Robles en Hispanio insistegis pri la ekzekuto al kaptitaj laboristoj, kiuj defendis la fundamentan leĝon de siaj respektivaj ŝtatoj. La vizaĝo de l’Papo ne ŝanĝiĝis.

Malagrablaj « samideanoj »

La disputo inter la du esp.-asocioj en Germanio produktas strangajn florojn de la norda rasspirito. « Germana Esperantisto » de oktobro reproduktas du leterojn interŝanĝitajn de la prezidantoj de ambaŭ asocioj. Dum tiu de s-ro Walter (GEA) lingve k laŭ enhavo estas korekta k montras objektivecon, tiu de Piĉ (Pietsch) estas ridiga salato. Ni ĉerpu unu frazon, por montri la spiriton de tiuj « renovigistoj » :

« Vi (la GEA-anoj) estas tiel nomataj kulturitaj nacisocialistoj… Ni estas la absoluta kontraŭo !

— página 6 —

Ni pugne surfrapas la tablon, k ni estas harmoniemaj k kamaradecaj kun tiuj, kiuj rigore obeas, k ni eljetas tiujn, kiuj ne volas, eksterdomen. »

Progreso en Skandinavio

Kun plezuro ni legis en la oktobra n-o de « Svenska Arbetar-Esperantisten », ke la danaj K-doj de nun dividas ĝis plue la spacon de la nomita gazeto kun la sveda frat-asocio. Espereble tiu paŝo sekvigos tiagradan disvastiĝon de nia lingvo, ke la danaj Gek-doj baldaŭ povos eldoni propran organon.

H. P.


En nia movado

(Kroniko)

BRITIO. La Londona Laborista Esp. Klubo reviviĝis antaŭ kelkaj semajnoj k kunvenas nuntempe ĉiun sabaton de la 18.30 h. en 144, High Holborn, London W.C.1. La klubanoj kore invitas vizitontojn, k eksterl. Gek-doj estas speciale bonvenaj. NEDERLANDO. Amsterdamo. La ĉiloka « Unua Nederlanda Transportlaborista Esp.-Grupo » okazigis sukcesan ekspozicion kiel enkondukon por nova kurso. Ĝi daŭris tri tagojn k postulis dum tiu tempo, same ankaŭ antaŭe k poste, niajn plenajn fortojn. Per ĝi la estraranoj de nia sindikato estis venkataj, k ili tute konsentis, ke nia laboro k nia celo estas tre gravaj por la laboristaro. En la unua vespero paroladis K-do Muller en la ejo, en kiu troviĝis la multflanka materialo sur 7 grandaj tabloj k sur la muroj. Poste K-do Delsen parolis esp-lingve, por ke la ĉeestantoj aŭdu la belsonecon de nia lingvo. Kiel rezulto enskribiĝis 122 novaj kursanoj, dividotaj en 3 aŭ 4 kursojn.


NEKROLOGO

La 15-an de oktobro mortis unu el niaj plej sindonaj k fervoraj anoj

K-dino Martina Gezina KRAMER

(SAT-ano 17.454)

en aĝo de 71 jaroj. Kvankam laŭ naskiĝo ŝi ne devenis el laborista medio, ĉefe la lab. movado ĝuis ŝian plenan simpation k helpon. La loka Lab. Esp. Rondo suferas grandan perdon.

Honoron al ŝia memoro !

La Apeldorna sekcio de Nederlanda F.L.E.


Recenzejo

E. LANTI : ABSOLUTISMO. Parolado en Antverpeno, 1934. Eldono de SAT k FLE. Prezo : 1 fr. fr. (0.10 hgd.). 16 pĝ. Form. 15 × 23.

Mi ne fidas al flatuloj ; veremaj homoj estas preferindaj. En « Absolutismo » Lanti ne flatas, sed eldiras sian honestan opinion. Pro tio li estu dankata. La devizo de Lanti povus esti tiu de ĉiu agemulo en Esperantio : « Ne necesas esperi por entrepreni, nek sukcesi por persisti ».

La batalo por komuna lingvo praviĝas jene : « Ĉiu normala k sana homo sentas en si bolantan energion, kiu nepre devas elŝpruci. La esenca demando sekve estas : kiel plej bone utiligi tiun energion ? Mi ĉiam opiniis, ke ne ekzistas pli trafa maniero ol dediĉi sin al alta, nobla celo, — k tia estas la agado por ekipi nian klason per tutmonda interkomprenilo k tiel helpi al ĝia venko super ekspluatado k maljusto. »

Lanti citas kelkajn trafajn absolutismajn ekzemplojn k montras, ke en ili kuŝas grandparte la plorinda stato nuna en la mondo. Evidente iuj legantoj skuos la kapon pri la hereza samniveligo de Lanti : Stalin, Musolini, Hitler starigis sian propran dogmon k neniu el iliaj respektivaj regatoj rajtas esprimi libere sian opinion. Dubi estas malpermesate.

En nia teknike progresema epoko la muroj inter la popoloj estas pli dikaj k pli altaj ol iam ajn. Kontraŭ la naciismo K-do Lanti rekomendas sennaciismon. La postmilitaj interbataloj en la laborista movado, kiuj ebligis starigi faŝismajn reĝimojn, estas menciataj de li, sed li preterlasis diri, ke ne malofte instigis la akrajn fratbatalojn gvidistoj, kies ĉefa celo fariĝis konservi siajn bone pagatajn postenojn.

Ideoj estas potencaj fortoj. Kiuj opinias, ke ideoj estas nur reflektoj de la ekstera medio, tiuj kontraŭas sin mem, ĉar ili agitas k propagandas, por ŝanĝi la ideojn de siaj kontraŭuloj. Karlo Marks erare opiniis, ke la popoloj pli k pli alproksimiĝas paralele kun teknika progreso, ĉar hodiaŭ la antagonismoj inter la popoloj pli k pli akriĝis. Marks k Engels tro alte taksis la rolon k efikon de la ekonomiaj faktoroj. « Mondmerkato k industria egalformeco estas nur antaŭaj kondiĉoj por kunfandiĝo de l’popoloj. Necesas plie, ke la spirito de l’homoj ankaŭ estu preparata al tiu kunfandiĝo ». Kaj tiurilate nenio estis farata en la laborista movado ĝis la starigo de SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA. Marks rekomendis tutmondan unuiĝon al la laboristaro. « Estas absurde », diras Lanti, « rekomendi unuiĝon al homoj, se ili ne povas interkompreniĝi, se ili ne povas legi la samajn gazetojn, studi la samajn librojn k interdiskuti sen la helpo de tradukistoj k interpretistoj. »

Lanti finas : « Esperanton kreis homa cerbo, instigite de la deziro pri fratiĝo inter la homoj. Tiun idealon ni tenu viva en niaj koroj k ni disvastigu ĝin kun la sama fervoro, kiel iuj danĝeraj absolutuloj disvastigas siajn malhumanajn ideojn. Al la naciismo, kiu frenezigas la homojn k faras el ili kruelajn bestojn, ni kontraŭstarigu la sennaciismon, kiu povos savi la homaron ».

« Absolutismo » meritas esti tradukota naci. lingven k metota en la manon de ĉiu homo. Ĉiu esperantisto ĝin profite legos.


[REKLAMO p.6] GRAMOFONDISKO — La Internacio k La Espero sur sama disko aperos meze de dec. kantitaj de la miksita ĥoro «La Kantobirdaro» Stokholmo, laŭ ar. de dir. Karl Nordström. la prezo estas 3 sv. kr. plus afranko (en Svedio 0 : 60 kr ; en Danio k Norvegio 0 : 90 kr. Finlando 1 : 50 ; Nederl., Polio, Ĉeĥoslov. k Germ. 1 : 75 ; Estonio, Francio, Belgio, Svisio k Anglio 2 : — ; Aŭstrio k Litovio 2 : 25 ; Italio 2 : 50 Hispanio 3 : — ; Sovetio k Usono 3 : 30 ; ĉio laŭ sv. krono. Mendu ĉe : Esperantosångkören, Upplandsgat. 1, Stockholm, Svedio ; poŝtĉeka konto 576 50. Ĉe mendo de minim. 10 diskoj 10 %.


Deje Esp.-klubo dez. korespondantojn ĉiulandajn. Unufojan respondon ni certigas. Skribu al K-do John Blom, 105 Deje, Svedio.


Nia Esperanto-grupo deziras korespondi kun ĉ. l. pri ĉiuj temoj. Skribu multnombre, ni certe respondos. Adreso: » LA VERDA STELO » Bilthoven. Nederlando.


Ni altiras vian atenton al la suplementa folio, de tiu ĉi n-o, entenanta la Tarifaron por la Jaro 1935.

Ni petas repagi sufiĉe frue, por faciligi nian administracian laboron k certigi al vi seninterrompan liveron de la gazetoj.


Memornoto

PRIESPER. ARTIK. K NOTOJN ENHAVIS : Signalen, Stokh., 11., 18., 25. 10., 1., 8., 11. ; Arbetaren, Stokh., 13, 23.10. ; De Fakkel, Amsterd., 22.10., 8.11. Tribuna, San Juan, 25.9. ; El Trabajo, Mar del Plata, 25.9. (recenzo pri esp. libroj) ; Tribuna, Tandil 22.9.

PRI LA 14-A SAT-KONGRESO : O Commercio do Porto, 1.8., enhavas unuapaĝe longan artikolon kun detalaj informoj pri la celo k la taskoj de SAT, la disvastiĝo de la movado en Portugalio k Hisp. (verkitan de ĝia speciala korespondanto). Temas pri unu el la plej gravaj portug. jurnaloj.


Korespondado

HISPANIO.

Kdo A. Nadal, Pont y Vich 14, Palma de Mallorca, Balearoj, interŝ. PM kĉl., precipe Sovetio.

Juna K-do dez. koresp. kun Gek-doj el ĉl, pĉt. Resp. gar. Rikardo Senis, Bonaire 13 — 3º, Valencia.

HUNGARIO.

25 Gek-doj dez. koresp. kĉl. pri ĉt. Francisko Labas, Rakospalota, Kossuth-u. 2.

NEDERLANDO.

K-do T. Geuzebroek, A 98, Westzaan, dez. k. kun Gekdoj el ĉl. pri ĉt., prefere pri laborista movado. Mi certe respondos.

Esp. grupo dez. kor. kolektive k individue pri politiko. ekonomiaj cirkonstancoj de la lab., vivo de la virinoj, instruado, tekniko, poŝtaferoj, naturo, ktp. Adr. : J. Suk, Onderlange 1, Amsterdam- 0.


Tekslaborista sindikato interŝ. informojn pri laborkondiĉoj en la Teksfako kun Polio, Ĉeĥoslovakio, Japanio. Skribu al Oskar Lindberg, Jespersg. 12, Malmö, Svedio. Laboristoj en galoŝindustrio ! Por interŝ. de informoj skribu al la sama adreso !


[REKLAMO p.6] Abonu k aboniĝu al SENNACIECA REVUO la ĉiumonata 16-paĝa, ilustrita socipolitika k literatura revuo de SAT. El la enhavo de l’nov. kajero : V. Maris (Morris) k lia epoko — Hispanaj nunaĵoj — Letero el Germanio — La Ruĝa Armeo, ktp, kc. — Originalaj literaturaĵoj — Sub la Sagoj de l’ Kritiko, kc. Unuopa n-o : 2.25 fr. fr. SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20.


SAT-Rondo de Malmö interŝ. ĉiuspecajn informojn pri laborkondiĉoj ĉe metal-, teks-, konstru-, komunum-, ĥemi- k gazetlaboristaj fakoj por utiligi al la sindikatoj. Adr. : Einar Norman, Stureg. 9, Malmö, Svedio.


Le Gérant : L. GLODEAU.

PRES. GRANCHAMP, ANNEMASSE-861-11-34.

N.º 424, 25 de diciembre de 1934

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

11-a JARO, N-o 424 — MONATA ESPERANTO-GAZETO — 25. DECEMBRO 1934

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO, ADMINISTREJO K SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO : 67, avenue Gambetta, Paris 20e Poŝtĉekaj kontoj je nomo de SAT-Paris : Bruxelles n-o 350 189, S’Gravenhage n-o 211 533, Kopenhago n-o 4 986, Paris n-o 1234 22, Stokholmo n-o 74 153, Wien n-o D-109 068, Zagreb n-o 41 448, Zürich n-o VIII-200 49. Alilande oni pagu per poŝtmandato je nomo de SAT bonvalutaj devizoj en rekom. letero aŭ bankĉeko je nomo de « Bannier ».

PERSISTE ANTAŬEN, SAT-ANOJ !

Ondoj de fanatiko k nekomprenemo, uraganoj de politika k ekonomia reakcio malame ĉirkaŭbruas la modestan digon, malantaŭ kiu nia organiza vivo trankvile k celkonscie disvolviĝas. Ofte jam fortaj frapoj sukcesis fari breĉon, ŝancelante k tremigante eĉ la fundamenton de nia komuna verko. Sed ĉiam la batalanta soldataro ofereme k devokonscie alkuris por ŝtopi la breĉon, ripari la digon. Tiujn epokojn de alarmanta danĝero nia Asocio venke transdaŭris, dank’ al tiu ĉi helpemo k sindonemo de niaj amikoj, kiuj profunde estas inspiritaj de la supera kvalito de nia Asocio k de ĝiaj idealoj. La feraj vicoj de la konscia SAT-anaro ankaŭ estonte scios repuŝi la atakojn de malamika aŭ erarigita flanko, konvinkite pri sia pionira tasko en la sfero de la esperantista laborista movado.

Sed la defendo hodiaŭ ne plu okupas nian tutan forton. SAT havas sufiĉe firman radikaron en la kapoj k koroj de fidelaj Kamaradoj, por relative facile kontraŭstari al ŝtormoj k ventegoj. Nenia demagogia k trompema agitado sukcesos elŝiri ĝin. SAT nek « mortas » nek « putras », ĉar niaj Kamaradoj vivas. Ni ne timu blufon, kia ajn aŭdaca ĝi estu. Ni firme fidu al tio, ke en la naturo nur la faktoj finfine restos. Ni fidu al niaj propraj fortoj, kiuj solaj estas la mezurilo por la ŝancoj de nia movado. Kaj tiuj ĉi fortoj estas pligrandigeblaj laŭ nia volo. Nia volo do estu decida por la nova jaro.

La streĉita situacio en multaj landoj, kie la faŝismo ne jam venkis k kie la laboristaro luktas ankoraŭ kontraŭ la klasmalamiko faŝista, absorbas multajn fortojn k malfaciligas la varbadon por nia afero. Sed ĝuste nun, kiam en internacia skalo larĝfronte la reakcio atakas la subprematojn, la internacia solidaro estas plej necesa. Sin venĝas nun la malzorgo pri la faktoroj, kiuj helpas la intiman interkontaktiĝon de la tutmonda laboristaro k malkovriĝas nun la mankoj, kiuj endanĝerigas la ekziston de la laborista movado entute.

Ĝuste nun ni devas insisti pri la neceso de internacia lingvo k konvinke rebati la argumenton, ke « por tio oni nun ne havas tempon ». Sed ne sufiĉas iri kiel apostoloj predikantaj buŝe pri la taŭgeco de esperanto al la organizoj. Ni mem devas ankaŭ montri, ke ni havas tempon por aktive kunlabori en tiuj organizoj, kiuj havas la taskon defendi sur politika k ekonomia kampo la interesojn de la proleta klaso. Multaj laboristaj esperantistoj ekzistas, kiuj opinias plenumi sian devon per nura propagando de esperanto. Ofte oni aŭdas ilin malestime paroli pri organizgvidantoj, kiuj tute ne volas kompreni la gravon de internacia lingvo. Sed per kiuj agoj ili jam montris tiun ĉi gravon ?

Certe ja ekzistas tiaj gvidantoj, kiuj pro personaj motivoj malŝatas nian movadon. Bedaŭrinde ! Sed ne tiel ni progresas, ĝeneraligante tiujn ĉi spertojn k rezignante pri pluaj provoj. Plua progreso estos ebla nur per tio, ke la pioniroj de l’laborista esperantismo partoprenos aktive la grandan batalon de la Laboristaro k provos akiri la simpation de siaj kunbatalantoj. Ekipite per nia lingvo, ili povas esti modelaj internaciistoj, kies ekzemplo vekos la intereson de la neesp-istaj klaskonsciuloj k vekos la deziron al imito. La praktiko de esperanto havas multe pli grandan efikon ol la plej bela propaganda parolado, kies valoron oni ne bezonas maltaksi, sed kies efiko por la daŭro certe ne atingos tiun de la praktiko.

La heredaĵo de antaŭaj pioniroj multe faciligas al ni tiun laboron, ĉar jam ekzistas atentinda nombro da lab. esperantistoj. Unuigi tiujn, estas unu el niaj gravaj taskoj. Ni devas energie elpaŝi al la vasta Esperantio, por revarbi tiujn malnovajn amikojn, kiuj laciĝis k rezignis pro la malrapida progreso de nia ideo, aŭ kiuj forlasis la movadon pro la naŭza interna batalo. Ni devas alkonduki novajn amikojn, klaskonsciigi la neŭtralemajn proletojn erarvagantajn en diversspecaj burĝaj organizoj k malfermi niajn vicojn al ĉiuj sinceraj amikoj de la emancipa movado de la subpremata klaso. Nia organizo neniun malakceptas, kiu deklaras sin preta batali por la celoj de la Asocio. Tiel ni havas larĝan bazon, for de ĉiu sektemo, por kolekti en la kadro de SAT ĉiujn liberemajn defendantojn de homaj digno k rajto.

SAT ne estas detruebla. Vane oni provas k provos ĝin ruinigi. En landoj, kie la esperanta movado ekfloris mirinde, la Laboristaj esp. propagandaj organizoj estas amike ligitaj al SAT. Dank’ al kontrakto kun Nederlanda Federacio Laborist-Esperantista, SAT sendas preskaŭ 3.000 ekzemplerojn de « S-ulo » ĉiumonate al Nederlandlingvio sola. Ni ĉiam restas pretaj fari similajn aranĝojn kun aliaj LEA-oj. Sur tiu ĉi vojo ni kontinuu. En multaj lokoj, kie la SAT-movado sekve de la skismo estingiĝis, novaj pioniroj ekaperis k kreis esperplenan kernon da membroj. La entuziasma tono de iliaj leteroj donas al ni la konvinkon, ke ili en la laboro persistos, k post nelonga tempo fruktoj maturiĝos. Nia plene sukcesa kongreso en Hispanio, kies signifon niaj alitendencaj amikoj envie klopodas etigi, ne povas doni al ni nuntempe vere abundan rikolton, ĉar la faŝismo metis sian krudan manon sur la fervorajn grupojn. Sed en la koroj de niaj tieaj K-doj ne estingiĝos la flamo k en pli oportuna tempo ĝi reekbrilos hele. Eĉ en faŝistaj landoj nia movado ne mortis. Malgraŭ la danĝero, multaj K-oj restas en intima kontakto kun ni.

Konvinkite pri la firma fundamento k la altvalora celo de SAT ni eniras la novan jaron. Per freŝaj fortoj ni ataku nian taskon, por ke la Kongreso en Parizo malfermu ĉies okulojn ankoraŭ fermitajn :

SAT VIVAS !

H. P.

— página 2 —

14 — SENNACIULO

ĈE LA LABORISTAJ ESPERANTO-ASOCIOJ

Ĉu paŝi al unueco kun I. P. E. ?

Ĉar supra demando estis pridiskutata sufiĉe vigle dum la lasta kongreso de SAT, la SAT-rondo el Herstal k ĉirkaŭaĵo (valona Belgio), pripensinte la proponojn prezentitajn al la Kongreso, decidis konigi siajn sperton k opinion pri tio.

Evidente, ĉiu SAT-ano aspiras al, unueco, sed sukceso estas ebla nur se nepraj kondiĉoj estas plenumitaj. Relegu sur p. 9 de la Protokolo, kion diris K-doj Pâris k Menpentiano. Tute ne utilas, skribe akordiĝi, se praktike iu volas nur ruzi.

En nia regiono ni spertas, ke nun la okazaĵoj malfavoras al sincera kunagado.

En la jaro 1931 fondiĝis inter la lab. esperantistoj de la limregionoj de Belgio, Holando k Germanio Kooperado, kies celo estis « propagando por esp-o per aranĝado de unuecaj kongresoj ». Ĝin partoprenis SAT-anoj, IPE-anoj k Federacianoj (Ned. LEA k FEO). La IPE-anoj k ties simpatiantoj tiam diris, ke ili ne volas kontraŭbatali SAT nek la Federaciojn, — tamen ili faris tion. Kiel ? Fondinte novan landan asocion en Lieĝo k ĉirkaŭaĵo, ili eksigis el la kooperado la grupon de Herstal, tial ke ĉi tiu volis resti fidela al FEO (LEA por franclingvaj regionoj). Poste, kelkaj novaj esp-istoj en H. estis akceptataj kiel gastoj en la Kooperado, ĉar ili subiĝis al la influo de IPE.

Unu el la IPE-simpatiantoj — eks-SAT-ano 18.120 — eĉ aliĝis al SAT, pagante nur UNU trimonatan kotizon, por aperigi sian nomon en la Jarlibro k tiele inside trompi la federacianojn ali- k samlandajn. En feb. 1934 okazis en nia regiono « esperanta tago », aranĝita de la IPE-anoj k simpatiantoj, por kiu ili propagandis eĉ en la plej burĝa gazeto de la urbo. Dum tiu « tago » okazis nur atakoj kalumniaj kontraŭ SAT k FEO, k estis akceptata rezolucio, sendota al regionaj socialistoj-sindikatestroj, kies gazeton utiligas FEO por sia propagando. En tiu rezolucio oni asertis, ke SAT k FEO estas komunistaj organizoj, k.s. Ĝin subskribis la supre nomita eks-SAT-ano 18.120, kiu aliĝis al nia Asocio (ne per la loka peranto) en januaro 1934.

Konsiderante, ke de du jaroj ni ordinare spertas tiajn agojn de la skismuloj, k ke alie similaj faktoj estas konstateblaj, ni opinias, ke la tempo ne ankoraŭ venis por sincera k efika kunlaborado kun la skismigintoj. Ni tamen sopiras, ke ĝi alvenu.

Je la nomo de la SAT-rondo el Herstal k ĉirkaŭaĵo : Tusino (17/768).

Kursgvidanta Praktiko

La subskribinto de ĉi tiu artikoleto starigas gravan demandon al ĉiuj legantoj : La Nederlanda LEA organizis unuafoje tielnomatan « Verda Monato »n (la monato antaŭ komenco de la jaraj kursoj). La tutlanda rezulto ne estas ankoraŭ konata ; tamen la sukceso, ekzemple, en Suda Holando estas konsiderinda. En la Roterdama distrikto (9 sekcioj) estis disdonitaj 40.000 flugfolioj, venditaj 2812 broŝuroj, 2010 propagandaj gazetoj, enskribitaj 1446 kursanoj en 37 kursoj. Nun restas la tasko kontentige sukcesigi la kursojn. Kaj jen la demando : Ĉu estas dezirinde, ke ne-klaskonsciaj, etburĝaj personoj enskribiĝu ĉe ni, kiuj venas al ni pro la malforta propagando de neŭtraluloj ? Ĉu ni devas rabi al ili la eblon lerni esp-on ĉe ni ? Laŭ mi ne. Instruante esp-on, ni agu laŭ Zamenhofa deziro, t.e. ke ĉiuj homoj interfratiĝu ; sekve, gvidante kursojn, ni ne reliefigu nian starpunkton pri politiko. Ĉu mi pravas ?

Alia punkto : Ĉu taŭgas, ke unu persono gvidas kurson kun 100 anoj ? Laŭ mia opinio tio estas absurda ; tamen en nia urbo tio okazas, kvankam kursgvidantoj ne mankas. La kontraŭ-argumento de l’instru-anto k -isto estas, ke estas pli facile instrui 100 plenaĝulojn ol ekz. 43 infanojn en lerneja klaso…

D. Bourguignon (18.163).

KVANTO AŬ KVALITO?

En n-o 25 de oktobro n.j. de « Sur Posteno » eks-SAT-ano Bubu (Boubou) parolas pri la ekzisto de 25.000 organizitaj prolet-esperantistoj, inter kiuj 14.000 estus IPE-anoj ! Tiuj ciferoj celas ilustri la malforton de SAT k samtempe pruvi la amasan karakteron de IPE, kies anoj tiom impete inundis la konferenc-urbon Lille ! Sed sur kiuj kalkuloj baziĝas lia unua cifero ? Ĉu sur la nombro de la venditaj lernolibroj, kies aĉetintoj per tio senpere fariĝis prolet-esperantistoj ? Eble. Sed, rilate al la dua cifero, ni provu analizi ĝin laŭ jena kalkul-sistemo de ĝia « inventinto » :

Li akceptis rondcifere 7.000 por Sovetio (kie laŭ ĉiuj de ni akiritaj sciigoj, jam depost la malpermeso de SAT k ĝiaj organoj, la situacio de l’esp. grupoj estas ĉio alia ol brila). Restas 7.000 por la cetera mondo ; 7.000, post la faŝistiĝo de Germanio k aliaj landoj, en kiuj la proleta esp. movado havas neniajn organiz-disvolvajn eblojn.

Kiel klarigi tiun nombron, se oni krome konsideras, ke en la landoj, kie iom prosperas la lab. esp. movado, kiel en Nederlando k Svedio, la LEA-oj k ĝiaj anoj varbas ĝuste por SAT k al ĝi aliĝas ? Nu, ekzistas tamen ia klarigo por tiu miraklo : Ja IPE fieras havi en siaj vicoj G.L.E.A., t.e. la germana organizo, kiu povas viveti, kiel kompreneble, nur neleĝece post la venko de Hitler — aŭ ĉu la gvidantoj de IPE volas aserti, ke neleĝeca k nekontrolebla « movado », kiu apenaŭ havas ŝancojn povi propagandi k aranĝi kursojn, estas nomebla amasa ? IPE parolas pri Bulgara LEA, pri Ĉina LEA, pri greka sekcio, organizata k gvidata el karceroj (!?!), sed kioman pocenton el 7.000 membroj do povas liveri tiuj sekcioj ?

La nombro 14.000 estas enigmo ; multe pli konkreta aspektas la cifero 73. Ja tia estis la nombro da partoprenantoj konfesita de la oficiala organo mem, ĉe la nunjara konferenco de IPE en Lille. Jen konkreta cifero, kiu tamen ne parolas pri forto… Mi ne insistas.

Avertante kontraŭ la blufemuloj k fantaziuloj, mi profitas la okazon por refoje atentigi pri la avantaĝoj de la organiz-sistemo de SAT kompare kun tiu de la Internacioj kun ilia aŭtomata kolektiv-aliĝo, eĉ ne sentata de la unuopa ano. Facile estas moki aŭ bedaŭri (laŭ la sinteno simpatia aŭ malamika) la relative negrandan membrokvanton de la SAT-anaro k facile estas kontraŭstarigi, kvazaŭ por komparo, impresan ciferon kun pluraj nuloj ĉe la fino. Sed oni vidu ankaŭ, ke tiu multnula cifero estas absolute nepruvebla agitaĵo, dum la membrokvanto ĉe SAT estas kontrolebla per la Jarlibro ĉiujare eldonata de la Asocio (almenaŭ koncerne la regionojn, en kiuj SAT havas liberan ekzistorajton ; ne estas nia kulpo, se por la aliaj ni ne povas komuniki detalojn).

Ni mem estas la lastaj por diri, ke nin kontentigas la nuna stato de la membraro — kvankam ĝi estas facile komprenebla per la konfuza politika situacio k la ekonomia krizo, per la fortranĉo de la antaŭe fortikaj branĉoj en Hitlerio, Sovetio k en multaj diktatorecaj landoj. Sed ni almenaŭ povas diri trankvile, sen bezoni timi esti kontraŭdiritaj, ke ni scias la altan kvaliton, la grandon de konscieco, de nia membraro.

Ni scias, ke la SAT-anoj per sia individua aliĝo esprimas sian tute personan volon aparteni al nia organizo k akcepti ĝian Statuton. Senpere ili aliĝas, sen la interveno de landa organizo, k la loka peranto faciligas nur la teknikan procedon : montranspago, transsendo de aliĝilo, ktp. Senpere ili ricevas Jarlibron k karton, senpere ili rajtas ĝui la servojn de la Asocio. Nenia aŭtomata, meĥanika aliĝo, kiel ĉe la Internacioj, kie nura membreco al loka esp. grupo sufiĉas por formale esti membro de Internacio. Formale, jes ; same kiel ĉe la internaciaj asocioj el malsamlingvanoj, sed ne reale ! Ĉar reale, laŭfakte oni ne povas nomi sin jam konscia prolet-esperantisto, estante ano de loka esp. grupo, kies taskoj estas esence lokaj : propagandaj, instruaj. Ne, nur per la rekta kontakto de membro al membro sur tutmonda bazo povas viviĝi la lingvo esperanto en la buŝoj de proletoj. Kaj tiun rektan, vivantan kontakton kreas k flegas SAT, starigita laŭ sennaciecaj organizprincipoj.

Pagu akurate vian kotizon ! Nur pagintoj ricevos la novan Jarlibron (sendotan kun febr. » S-ulo «) !

— página 3 —

SENNACIULO — 15

Por ke ne restu malklaro, mi ripetas : En kia ajn lando, kie SAT havas ekzisteblojn k povas disvastiĝi, la varbado k aliĝo al nia organizo estas absolute individua, persona afero, ankaŭ en Nederlando, — ĉar la livero de « S-ulo » al ĉiuj LEA-anoj en tiu teritorio ne rilatas la tute libervolan membriĝon al SAT.

Ni do scias pri la grado de l’kvalito de niaj membroj, k pri tio ni havas multajn palpeblajn atestojn, inter kiuj la fideleco tra longaj jaroj de batalo k de penado de solida kerno el Gekamaradoj en ĉiuj por SAT prikultureblaj regionoj.

Sed ĉu tiu zorgema atento pri la bona kvalito de la membraro en SAT igas nin forgesi pri la pli malproksima celo fari el nia organizo ankaŭ laŭkvante atentindan grupiĝon ? Ni estus sektemuloj sen sento pri realo, se ni malatentus la kreskigon de la membraro, pro tio ke ni ne ankoraŭ konsideras definitive prizorgitaj lingve k kulture la ĝisnunan anaron. Kaj jam pro praktikaj konsideroj tia sektemo ne trovas lokon en niaj pensoj :

Ju pli multnombra la membraro, des pli granda evidente la financa povo, des pli malalta la pagokondiĉo pri aliĝo. Kaj ju pli da legantoj de niaj gazetoj, des pli disvastigataj niaj semoj, des pli riĉa en estontaj jaroj la rikolto…

Ĉe la fino mi do vokas : Ne estu la alternativo : Granda kvanto AŬ Alta kvalito, sed la devizo : Granda kvanto KAJ alta kvalito !

N. B.

La 15-an Kongreson en Parizo (3/7. aŭgusto 1935) oni aliĝas senpere ĉe la Sidejo de SAT. Kotizo : 20 fr. fr. aŭ egalvaloro (2 guld., 10 pes. ktp).

Publika teatroprezentado en esperanto

Profesiaj aktoroj en Gotenburgo mirigas la publikon per belsona scenlingvo

S-ro Malmquist, kiu nuntempe reĝisoras ĉe la ĉi-aŭtune inaŭgurita nova urba teatro en Gotenburgo, kie li ĝuas kiel reĝisoro vastan famon, jam montris, ke lia juĝo pri k intereso por esp-o ne estis nura flataĵo.

La pruvo okazis dimanĉon, la 25-an de nov., kiam la de li starigita k gvidata « Sveda drama teatrotrupo » en Folkteatern en Gotenburgo kunlabore kun la urbaj esp.-kluboj prezentis en esperanto publike la komedion de Aŭgusto Strindberg : « Ludi per¹ la fajro » antaŭ 300 personoj, grandparte esp-istoj, sed ankaŭ teatr-entuziasmuloj, kritikistoj, ĵurnalistoj k.a.

Kian akcepton havos tiu unika prezentado ĉe la ekstreme kritika tribunalo, kia estas ekz. la gazetoj, precipe kiam temas pri esp-o ? — sin demandis la esp-istoj. Eble konvena okazo por la sensacisoifaj gazetoj elbuŝigi la konatajn banalaĵojn pri « slango », « vulgarlingvo », « artefaritaĵo » k.s. Sed la malo okazis. Solene k inde la prezentado pasis ; la publiko entuziasmiĝinta rekompencis per forta aplaŭdo k — floroj al la ĉefrolinto. La malnovaj esp-istoj ĝuis k fieris pro sia lingvo, la novuloj, eble imagantaj esp-on iom rigida, ekmiris pro la eleganto k belsono de tiu lingvo. La juĝo estis unuanima.

La kritiko de la urba gazetaro ne estas unueca en ĉio, ekz. pri la aktoroj, sed en unu rilato, nome pri la lingvo, la priskriboj estas samsencaj. Kaj ĉar ĝuste tiu flanko de la afero nin pleje interesas, mi ĉerpas pri tio kelkajn dirojn.

Göteborgs-Tidningen skribis i.a. : « … La sukceso estis nekontestebla. La esp-a lingvo sonis bele de la scenejo k estis interese aŭskulti, eĉ se oni devis senti kiel nescia fremdulo… »

Ny Tid : « … Tio estas evidenta, ke esp-o estas bela lingvo por la scenejo ; ĝi sonas nature k neniel ajn kiel artefaritaĵo. La prezentado donis amuzon ankaŭ al neesp-isto ».

Handels-Tidningen : « … La teatro estis multnombre vizitata de laŭŝajne tre esperantoscia publiko. … Oni konstatis, ke Eva Lagerström prezentis la 24-jaran bofilinon per granda porcio da temperamento. Ŝi faris respondojn, kiuj ŝajnis aŭtentikaj. »

Göteborgs-Posten : « … La publiko, grandparte scianta la lingvon — kiu nuntempe signifas grandajn faktajn avantaĝojn — estis multnombra k esprimis malkaŝe sian laŭdon … La laiko devas kontentiĝi per la konstato, ke estas sendube facile prezenti teatron en esp-o… »

Göteborgs Morgonpost : « … Montriĝis, ke la artefarita lingvo sonas tre klare k bele de la scenejo k ke ĝi tre facile adaptiĝas al la dramaj akcentoj de tiel komika kiel patosa naturo… »

Kiel vidiĝas el tiuj citoj, la prijuĝo de la gazetoj estis ekstreme favora. Al tiu neatendita rekono eble kontribuas tio, ke s-ro Malmquist ĝuas la famon kiel reĝisoro unuaranga. Se tiel estus, ni havas specialan kaŭzon ĝoji, vidante ke la « Sveda drama teatrotrupo » sub lia eminenta gvido montris ne nur momentan intereson por esp-o. En gazetintervjuoj s-ro M. malkaŝis, ke li serioze nutras grandstilajn planojn pri la utiligo de esp-o sur la teatra kampo.

La prezentado en Gotenburgo estis unika paŝo, sed espereble ne la sola en sia speco, ĉar — kiu scias — eble kun ĝi malfermiĝas perspektivoj de laborkampo, sur kiu nia afero renkontos sorton de decida signifo.

E. Ekström.

¹ « Kun la fajro », kiel diras la afiŝo, estas gramatika eraro. — Red.

La kapo de Januso en « La Socialisto »

La Internacio de Socialistaj Esperantistoj (ISE), kiu interligas parton de la socialistaj esp-istoj, ĉu forlasintaj SAT, ĉu neniam sin organizintaj, denove eldonas monatan revuon « La Socialisto », kies ĉefredaktoro estas F. Ŝamar (Chamarre). Kiel neevitebla, la unua n-o estis bona okazo por piedfrapi la malamatan SAT per malica atako sub la marko « Iom pli da vero ».

En la n-o 417 de « S-ulo » ni publikigis nekrologon al nia K-do F. Seidl, dirantan i.a., ke li realiĝis al SAT post la venko de l’ faŝismo en Aŭstrio. La ĉefredaktoro Ŝamar « esploris » tion k kiel rezulton li konigis al siaj legantoj :

« La sata gazeto celis, en perfida nekrologo, elmontri al siaj legantoj, ke K-do Seidl « realiĝis » al SAT… K-do Seidl ne realiĝis al SAT, li ĉiam restis ĝis sia morto, en intima kontakto kun la eksteraŭstriaj organoj de I.S.E. »… »

Estas klare, ke ni ne lasis senresponda tiun ĉi insidon. Por eviti larĝan disputon en ambaŭflankaj gazetoj, ni sendis leteron al la ĉefredaktoro F. Ŝamar kun ekzakta kopio de la koncerna letero de K-do F. Seidl, datita de 8.III.34. La originalan dokumenton povas ĉiu ekzameni, kiu faras al si la penon iri al la SAT-sidejo. La koncerna alineo tekstas jene :

— página 4 —

16 — SENNACIULO

« … Mi ne volas prisilenti, ke oni malkonsilis al mi aniĝi, kio povus esti danĝera en la nunaj cirkonstancoj. Tamen — aŭ tial — mi sendas mian aliĝilon… »

Se la mano de nia morta K-do Seidl ankoraŭ havus aŭtoritaton, tiam la diskuto pri tiu ĉi afero devus esti fermita. Sed ne tiel en « La Socialisto », kies ĉefredaktoro estas F. Ŝamar. Anstataŭ konigi tiun ĉi fakton de la libere esprimita volo de K-do Seidl en la sekvanta n-o de « L.S. », la ĉefredaktoro Ŝamar pligrandigis la kalibron de sia insultkapablo k nomis nin « fantaziuloj » k « mensoguloj ». Laŭvorte li skribas :

« SAT pretendas, ke vere K-do Seidl realiĝis ; tamen, inter du certigoj : tiu de fantaziuloj, k tiu de kara edzino, kiu miris pri iuj asertoj k faktoj — ni tute ne hezitas : ni tuj kredas la edzinon. »

Tia estas do la metodo de la ĉefredaktoro F. Ŝamar. Kial K-do Klatil ne metis sub la okulojn de la ĉefredaktoro Ŝamar sian bonan artikolon, titolitan « Nia Tasko » k tute akcepteblan kiel bazon de kamaradeca diskuto ? Aŭ ĉu la ĉefredaktoro konsideras tiun artikolon kiel neatentindan babiladon ?

Por montri nian « burĝecon », li menciis, ke ni aludis pri leĝo — leĝo, kiu celas frapi mensogulojn, do leĝo vere bona, — k li diris plue :

« Ni rememoras, ke ili uzis saman procedon kontraŭ la komunistoj — k nur sukcesis ridindigi sin. »

Eta vakuo en la memoro de la ĉefredaktoro F. Ŝamar. Ĉiuj niaj K-doj scias, ke la komunista presejo en Leipzig apelaciis al la burĝa ekzekutisto por pagdevigi SAT, esperante bankrotigi ĝin. Pro la reteno de mono en Moskvo niaj ŝuldoj kreskis konsiderinde en tiu komunista presejo. Konfiskante la monon de SAT k samtempe per helpo de burĝaj pagleĝoj devigante SAT al tuja pago, — tiel oni esperis atingi la bankroton evititan nur per la helpopreta oferemo de kelkaj SAT-anoj. Kaj la ĉefredaktoro de « L.S. » senskrupule inversigas la rolojn. « Ventro antaŭ ĉio » — li diras, por karakterizi la SAT-gvidantojn, kiuj insistas pri la mono de SAT nur por ŝtopi siajn stomakojn… Kia malnobleco de la penso ! Kia malalta nivelo de diskuto ! Kia malico, disvastigi helpe de socialista gazeto fifamon pri la estraro de alia laborista organizo sen nomi iun personon, nek citi iun fakton !

La diskuto ĉesas sur tia nivelo. Kamaradoj ne starigas sin sur tia bazo. La ĉefredaktoro de « La Socialisto », F. Ŝamar, estas karakterizita k la K-doj de ISE k de SAT juĝu mem pri lia redaktorkapablo.

H. P.

Komunikoj de la Socialista Frakcio

1. Necesa Klarigo

K-do Aarse protestis kontraŭ la decido de la Soc-a Fr., ke ĝi akceptos nur anojn de la 2-a Int-o kiel membrojn. Tiu protesto estas tute prava — k samtempe tute malprava.

Tute prava je sekvanta vidpunkto : ne ĉiuj socialistaj anoj de SAT k de LEA-oj estas membroj de la 2-a Internacio ; pro plej diversaj kaŭzoj (malaprobo al la taktiko — aŭ organizprincipo — ĉu de l’2-a Int-o ĝenerale, ĉu de la koncerna landa sekcio ; prefero por alia socialista partio ; neekzisto eĉ de sekcio de la 2-a Int-o en siaj lando aŭ regiono, ktp) multaj sinceraj, sindonemaj socialistoj restas ekster la vicoj de la 2-a Int-o ; k estas ne nur eble, sed dezirinde, ke ili kunlaboru kun ties anoj al la ĝenerala porsocialisma laboro sur la esperanta kampo (ekz-e al traduko k presigo de verkoj pri socialismo).

Pro tio necesas, ke kunlaboro estu organizata inter ĉiuj soc-aj SAT- k LEA-anoj senescepte.

Sed aliflanke, estas evidente, ke nur regulaj anoj de iu organizo povas plej efike organizi en ĝi la necesan por- k per-esp-an laboron ; k do necesas, ke la nekontesteble plimultaj soc-aj esperantistoj, kiuj apartenas al la 2-a Int-o, konsistigu inter si regulan frakcion, al kiu apartenu nur membroj de la 2-a Int-o. La kadron de tiu frakcio el nur 2-a-Internacianoj la K-doj en Valencio klare difinis, k titolis « Soc-ista Frakcio », ĉar neniu alia nomo taŭgas.

KAJ NUN ? Tute simple : La K-doj apartenantaj al la aliaj socialistaj organizoj devas siaflanke (se tio utilas por nia esp. movado k por iliaj organizoj) frakcie organiziĝi, ĉar evidente nur ili povas — k devas — agadi en siaj medioj respektivaj. Ĉiuj soc-istoj, la 2-a-Int-anoj k la neorganiziĝintaj soc-oj, devos organizi komunan kunlaboron okaze de la venonta SAT-kongreso.

Atendante tiun kongreson, mi petas ĉiujn soc-ajn K-dojn senescepte, ke ili respondu al ĉi-apudaj alvokoj, por ebligi al mi prepari la organizon kun ili de frata kunlaboro de ĉiuj socialistoj en nia laborist-esp-ista movado.

2. Gravaj Alvokoj

La partoprenintoj de la frakcia kunveno en Valencio unuanime petis, ke mi akceptu la sekretariecon de la Frakcio ; mi rifuzis, pro diversaj kaŭzoj, k estis decidate, ke alvoko pri kandidatiĝoj aperu en « S-ulo ».

Ĉar denove neniu kandidatis, k ĉar necesas, ke nia Frakcio nepre tuj daŭrigu k plivastigu sian agadon, mi provizore akceptas zorgi pri la gvidado de la Frakcio, kun la ĉefa celo : preparo, ĝis la Pariza frakcia kunveno, de forta Frakcio havonta … alian sekretarion ol mi mem —k eĉ plurmembran estraron en unu loko.

Ĉar nur malgranda parto el la K-doj interesiĝantaj al nia Frakcio respondis al la antaŭa alvoko, mi do denove alvokas :

Nia Frakcio bezonas :

Vian adreson, por eventuale skribi al vi : vi do sciigu ĝin, notante, al kiuj organizoj vi apartenas (partio, junularo, ktp.).

Vian helpon, por la poresp-a laboro en socialistaj organizoj, k por la peresp-a socialisma laboro (redakto de nia frakcia angulo en « S-ulo », la aperigo de informilo oficiala de la frakcio, traduko de artikoloj, broŝuroj, libroj en esp-on, ktp.). Vi do bonvolu skribi, kion vi intencas fari tiurilate, k viajn sugestojn.

Vian… monsubtenon ! ĉar sen mono nenio povus esti farata. Monon vi do sendu (eventuale kolektu !) por la eldono de cirkuleroj, de informilo, por la afrankelspezoj, ktp. Vi sendu ĝin nepre okaze de pago de via kotizo al SAT, kiu lasta transdonos.

Ĉefe petata estas la kandidateco de helpsekretario, de landaj delegitoj, de kontrolkomisionanoj…

Vi nepre tuj respondu !

A. Pâris, 6, villa Sabot, Malakoff, Seine (Francio). Poŝtĉekkonto : Paris, 1089-24.

[REKLAMO p.4] ESPERANTA KVARTETLUDO de ONKLO VILHELMO. Tre amuza k samtempe instrua ludo, kiu helpas paroligi la lernantojn en esp-o. Prezo (afrankite) : 6.70 fr. fr. SAT, 67, aven. Gambetta, Paris 20.

[REKLAMO p.4] Malgraŭ la kriza epoko SAT eldonas tute regule la 16-paĝan, ilustritan, ĉiumonatan Sennacieca Revuo en sama formato kiel « Sennaciulo ». El la enhavo de la decembra kajero : Vojaĝo tra Italio. — La situacio en Japanio, en Britio, en Brazilio, ktp, kc. Intervjuo de la dana proletverkisto M. Andersen-Neksö speciale verkita por « Senn. Revuo ». — Grava literatura parto. Jarabono : 25 fr. fr. — Unuopa n-o : 2.25 fr. fr. SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20.

— página 5 —

Tra la Esperanta Gazetaro

Esperantista realismo.

La Suda Stelo distingiĝas de multaj aliaj burĝaj esp.-gazetoj, ekz. de The British Esperantist, per zorgema esploro de la esperantistaj problemoj k per sentima malkovro de la mankoj k faktoj. Ni ne konsentas tre ofte kun tiuj artikoloj, sed ni kontente konstatas, ke oni almenaŭ parolas pri la problemoj.

En n-ro 9-10 de novembro ĝi malkaŝe parolas pri la vera stato de la esperanta movado k konkludas, ke ni ankoraŭ estas tre, tre malproksimaj de ĝenerala uzado de esp-o kiel internacia lingvo. La nombro de homoj, parolantaj (ne balbutantaj !) esp-on, estas tro malgranda por instigi sonfilman industrion al kreado de esp.-filmoj. La literaturo, kvankam riĉa, ne kontentigas la spiritajn bezonojn de l’moderna homo. La kaŭzo de tio estas, ke oni ne havas literaturon proksiman al la vivo. Estas necesa literaturo kun socia enhavo. Krome ni laboru intense sur scienca kampo.

Konsentite. Sed literaturo kun socia enhavo neprigas klaran pozicion, ĉu per aŭ kontraŭ la aktualan soci-staton. Kaj por tio oni forlasus la neŭtralan kampon. Tial la plej multaj burĝaj esp. gazetoj estas tiom enuigaj.

H. P.

Kuninstruado ambaŭseksa.

En Lingvo Internacia (Ateno), aŭg.-okt., A. Stamatiadis okupas sin en frunt-artikolo pri la problemo de kuninstruado pri esp-o al ambaŭseksaj lernantoj. Antaŭ 8 jaroj tiu eminenta gramatikisto en sia « Nova Gramatika Libro » senrezerve rekomendis la ambaŭseksan kuninstruadon (kion ni socialistoj ja ankaŭ akceptas kiel entenatan en la nova sociordo !), k li rikoltis pro tio severan malaprobon de nederlanda pastro, kiu deziris utiligi la libron en holanda lernejo.

S-ro Stamatiadis miris tiutempe pri la pastra sinteno, k li citas jenan modelan ekzemplon el la antikveco : « En la antikveco ĉe la Helenoj, por la harmonia disvolvo de la korpaj k spiritaj fortoj k por la fortigo de la nerva sistemo de la tiama junularo estis aplikataj liberaj ĉiutagaj rilatoj inter reprezentantoj de ambaŭ seksoj. Tiu sistemo, kiu dum la gimnastikado entenis eĉ luktadon inter junuloj k junulinoj, estis aplikata laŭkutime sen la plej malgranda miskompreno, sen la plej eta deflankiĝo de la vojo de la honesteco k rektanimeco. Sed kun la paso de la tempo la tiamaj kutimoj… ŝanĝiĝis k kuninstruado iom-post-iome malaperis… »

S-ro Stamatiadis vualas la veran kaŭzon de tiu ŝanĝo de moralo : ĝi kuŝas ĝuste en la malbona influo de la Kristana Eklezio, kies unu reprezentanto ja ne « povis rekomendi lian verkon » pro la nomita ĉapitro pri kuninstruado ambaŭseksa, — « k nur pro tio », akcentis lia pastra moŝto.

Hodiaŭ, post 8 jaroj, S-ro Stamatiadis mem malfirmiĝis pri sia antaŭa pli ideala koncepto, k li skribas hezite : « … koncerne la… Publikajn Lernejojn estus eble pli bone, se la esp-instruado fariĝus aparte por ĉiu sekso k tio kompreneble ĝis kiam la homaro, kiu ŝanĝiĝis altgrade en la postmilita tempo, revenos denove al la rekta vojo k al la ĝusta direkto de moraleco. »

N. B.

Malaperis simpatia gazeto.

La Suda Kruco, kiu aperis dum multaj jaroj tute regule en Aŭstralio, devis ĉesigi sian aperadon. Tio estas vera perdo por la esp. movado, ĉar, kiel ni jam konstatis ĉi-loke, la gazeto estis plenigita de sana idealismo, k restis konsekvence pacisma ankaŭ en tiu ĉi barbare naciisma periodo, kiun ni travivas.

Ĉu tio estas Proleta Esperanto-Korespondado ?

En « Sur Posteno » n-o 25 la legantoj estas tiel informataj : « UEA, GEA k Heroldo en Germanio tute faŝistiĝis, sed la proceso, kiu daŭris ĝis mezo de tiu ĉi jaro nun donis precizan pruvon. GEA (Germana Esperanto-Asocio) malaperis, fondiĝis NGEA (Nova Germana Esp.-Asocio)… »

Nur povas esti la fantomoj de la mortintoj, kiuj sendis al ni la dudekpaĝan novembran n-on de « Germana Esperantisto », oficiala organo de GEA, en kiu la GEA-gvidanto, certe el transtera regiono, ankoraŭ sendas komunikojn al siaj subuloj-membroj.

Ekscesulo… ?

« Heroldo » publikigas jenan anoncon de arja heroo : « Germana mondvojaĝinto, 23-jara, blonda, parolas ses lingvojn, serĉas koresp-adon kun 1. nordaj fraŭlinoj, 2. faŝistoj de la tuta mondo… » Ĉu matura por 30. junio ?

H. P.

* * *

K-do Lanti petis nin publikigi, ke « Oomoto Internacia » en sia n-o de junio 1934 ripete akuzas lin pri aŭtoreco de noto aperinta en « S-ulo » (n-o 413, p. 22) kontraŭ Oomoto. La koncerna noto estis subskribita per H. P. k ne per E. L. La Oomotaj sinjoroj bonvolu noti en memoron, ke Lanti jam de aŭgusto 1933 ne plu havas funkcion en la Gvida instanco de SAT.— Red.

En nia movado

(Kroniko)

DANIO. Aarhus. — Ĉi tie ekzistas Lab. Esp. Sekcio kun 40 membroj. La sekcio abonas laŭ aranĝo kun la danaj SAT-anoj la Svedan Lab. Esperantiston. En aŭtuno okazis grava propagando ; ni aranĝis vesperkursojn en Aarhus k en la tri antaŭurboj Aabyhøj, Viby k Brabrand. Krome ni havas kurson por senlaboruloj posttagmeze k por fervojistoj antaŭ- k posttagmeze (kiel ilia deĵoro permesas). Sume pli ol 100 p. partoprenas, kio, laŭ danaj cirkonstancoj, estas tre bona rezulto. La instruisto estas ekshamburgano S-ro Weide. Male al nia sukceso, la neŭtraluloj disponantaj pri ok instruantoj, malgraŭ granda anonco en la du ĉefaj gazetoj, povis kunvenigi nur 8 personojn. La 15-an de dec. ni aranĝis grandskalan esp. ekspozicion en Hotelo « La Espero », kie la lab. esp-istoj kunvenas sabatvespere. Ĝi estas la sola dana esp. hotelo ; ĝi estas kooperativa k apartenas al la Aarhusaj organizitaj domservistinoj. La mastrino jam estas malnova esp-isto k la tri servistinoj, unu kontoristino k unu helpanto ĉiuj lernas esp-on dum unu horo ĉiutage (gvidas S-ro Weide, kiu loĝas tie). Do, la hotelo portas sian nomon kun honoro, ĉar baldaŭ la tuta personaro parolos esp-on.

NEDERLANDO. Roterdamo. — En nia urbo fondiĝis la 9. sept. 1932 SAT-rondo laŭ la instigo de kelkaj K-doj. Oksemajnaj kunvenoj. Monata kotizeto de 10 cendoj por laborhavaj K-doj, krizviktimoj 5 cd. Dum la unua jaro ne ĉio marŝis tiel glate kiel dezirite. Celo de l’rondo estis paroligi laŭvice la lokajn SAT-anojn, ĉu kapablajn aŭ ne. Oni decidis tiele, por kreskigi kernon k por ne restu la gvidkapablo nur al kelkaj malmultaj. Poste la tramistoj komencis partopreni niajn kunvenojn, k ni kunvenis pli ofte. Dum la dua jaro montriĝis grava pliboniĝo rilate la parolkapablon de l’K-doj. La 7-an de okt. ĉi-jare okazis kunveno por fiksi la gvidliniojn por la tria jaro k resumi la rezultojn de nia laboro. Meze la kunvenojn vizitis 40 personoj. Ni esperas povi instigi per ĉi tiuj linioj ankaŭ alilokajn K-dojn agi simile k krei SAT-Rondojn kun parolad-programoj tie, kie tiaj ne ankoraŭ ekzistas. Ju pli aktive ni loke agas, des pli efika la rezulto por nia Asocio. Notinde : Kiel en la antaŭa jaro, ankaŭ ĉi-jare la Rondo povis pagi al la Asocio atentindan sumon « por ŝtopi la breĉon », nome 9.— guld.

(J. B.).

POLIO. Krakovo. Post interrompo de nia laboro pro somera periodo ni la 23. okt. aranĝis kunvenon de lokaj prolet-esp-istoj, en kiu oni decidis, ke la estraro zorgu pri luo de propra ejo, ĉar ne sufiĉas kunveni dufoje semajne. La 27 okt. okazis estrar-elekto : A. Piotrowski, prezid., J. Ortsmann, vicprez., Perlmutter, sekret., H. Ŝlang, kasisto, 4 kromaj anoj k 2 anstataŭantoj. Peranto por ĉiuj prolet-tendencaj esp. asocioj Piotrowski. Tri revizantoj. La 30. okt. 150 personoj aŭskultis lekcion pri lab. esperantismo. Komencant-kurson enskribiĝis 37 p. (Gvidas K-do Ortsmann).

Diskutejo

[nelegebla]a raporto pri la kunsido de la Sennaciis[nelegebla] Frakcio en Valencio, publikigita en [nelegebla] 422 de « S-ulo », instigis kelkajn [nelegebla]ojn al respondoj, kiujn ni konigas al [nelegebla]legantaro. — Red.

K-[nelegebla]onte konsentas, ke prefere oni ne uzu la vort[nelegebla] « Patrio » en gazetartikoloj laboristaj, sed tamen ni konsideru, ke ĝi rilatas nur al Sovetianoj :

« La defendo de Sovetio fare de la Sovetianoj estas tute alia afero ol la defendo de la kapitalistaj landoj fare de la tieaj proletoj. La unuaj batalas por Socialismo, ili do batalas kiel revoluciuloj. Ŝajnas, ke K-do Lanti ne sentas la sencon de tiu vorto. En Sovetio ĝi signifas socialismon, en la kapitalistaj landoj ekspluatadon. Anstataŭigante la vorton « Patrio » per la vorto « Socialismo », ni vidas nenion neordinaran en la tuta artikolo. La ideoj de K-do Lanti estas belege idealistaj, tamen la ideala stato, pri kiu li revas, eble realiĝos pli k pli malfrue, sed, se jes, nepre post periodo de diktatoreco de la proletaro… Feliĉe en Sovetio oni enkalkulas la realon de la nuntempo. Se ni kutimas konsideri la faktojn, kiaj ili estas (ne kiaj ni ilin dezirus) ni ankaŭ bone komprenas la malfacilaĵojn k plenumendajn energiajn antaŭrimedojn kontraŭ tiuj, kiuj ree dezirus la antaŭan staton aŭ alimaniere propraprofite agadas kontraŭ la Soveta registaro. Spite la « plej abomeninda patriotismo » en Sovetio kreskas tute nova speco de homoj. La junularo ne estas, kiel en kapitalistaj landoj, artifike edukata, kvazaŭ ĝi estus pli nobla k pli supera ol en aliaj landoj. Ilia « popol » — (ne koleru) — kanto estas La Internacio, la kanto de la internacia revoluciularo ».

* * *

K-do Paŭlo Thorsen citas jenan eldiron de K-do Georgo Dimitrov, feliĉe savita el la ungegoj de la germana naci-socialismo, kiel kontraŭargumenton :

« Sovetio ne estas ordinara ŝtato, ĝi estas infano de la mondproletaro — de la mondrevolucio. La efektivaj limoj de Sovetio zonas la tutan mondon k ĉirkaŭas ĉiujn, kiuj batalas por la laboristklaso k ĝiaj celoj. Sovetio estas la lando, kie la socialismo estas konstruata, (ne nur « laŭdire », K-do Lanti ! Rim. de la tradukinto.) kie la idealoj de la mondproletaro fariĝas la kerno k sango — ĝi estas la socialisma patrio por la laborantaj amasoj en ĉiuj landoj. » K-do Thorsen aldonas : « Ŝajnas al mi, ke tio donas iomgrade alian bildon kompare al tiu pentrita de K-do Lanti. Ni konkludu el tio, ke ni nur metu anstataŭ la « 19 fojojn menciita patrio » en la Pravda-artikolo la esprimon proletklaso… Estas tute prave nur agnoski la klasbatalon. Sed ĉu ne estas klasbatalo, kiam la socialismo estas venkanta sur sesono de Tero k devas batali kontraŭ la burĝaro de la aliaj 5 sesonoj, kiuj volas ĝin detrui, ekstermi ? »

* * *

K-do H. P. esprimas jenan opinion :

« La kerna problemo de la tuta soveta komplekso estas evidente la demando, ĉu en Sovetio oni konstruas socialismon aŭ ne. Nur respondinte tion, oni povas aprobi aŭ malaprobi la mezurojn aplikitajn en Sovetio laŭ la dekretoj menciitaj en la protokolo de la S. Frakcio. Eĉ supozante, ke Sovetio estas socialisma lando,

— página 6 —

oni devus malkonsili la uzon de vorto, kiu estas esence burĝdevena, por malhelpi konfuziĝon inter la laboristoj. Socialisman reĝimon oni devas defendi per ĉiuj rimedoj k eĉ permilite starigi en aliaj landoj, se la ŝancoj estas bonaj k la fortoj sufiĉas. Tia milito ne estus imperiisma, ĉar efektive en tia momento ĝi estus revolucia ago.

« Logike do la S.F. devus unue montri, ke socialismo ne estas konstruata en Sovetio. En tiu momento ĝi enirus la politikan kampon k devus samtempe montri, ke ĝi havas alian koncepton pri socialismo, tio estas : la S.F. ne povas malhavi pozitivan pozicion rilate al la regantaj socialismaj teorioj. Ne havante tian pozicion la S.F. estas en danĝero vidi [?] malproporcie k oblikve la faktojn, kiujn liveras [?] al ni la ĉiutaga vivo. Nur havante po[nelegebla] oni povas elekti inter du malbonoj la pli [nelegebla]n, aŭ inter du diktatoroj, kiel Hitler [nelegebla] la pli simpatian. Tiu ĉi ekzistanta danĝ[nelegebla]iĝas en la fakto, ke laŭŝajne en la n[nelegebla]tempo la S. F. havas kiel ĉefobjekton l[nelegebla] sovetan patriotismon, dum en la kapitalistaj landoj regas ankaŭ sufiĉe atentinda tendenco al ekstreme fanatika naciismo, multe pli danĝera pro tio, ke ĝi estas ligita kun vera imperiisma celado (Germanio, Italio, Japanio ktp.). Tie oni trovas multe da materialo por averti la laboristojn.

« Al la alia flanko oni devas diri — k diri ĝin tute sincere —, ke ĉiu socialisto havu la rajton esprimi sian liberan opinion. Se efektive « Sovetio estas la infano de la mondproletaro », tiam la patraro devas havi la rajton interveni en la edukado de tiu ido. Alimaniere la vorto de K-do Dimitrov estus nur bela frazo sen enhavo. La socialismo ne estas afero de limigita rondo aŭ de iu difinita popolo, sed ĝi estas afero publika, koncernanta ĉiujn. Ĝi ankaŭ ne povas esti monopolo de iu doktrino, kiu science ne jam pruvis la neceson de la nuna formo ekonomia k politika en Sovetio. La scienca socialismo certe ne jam venkis, k ankaŭ nun ne estas konstruata en Sovetio, ĉar la scienco postulas kiel unuan kondiĉon la rajton libere pensi k libere esprimi la trovitan rezultaton de tiu ĉi esplorado. Nur eklezioj baras al la scienco la vojon. Nia socialismo ne estu eklezieca, sed scienca. Ĝi efektivigu la egalon same kiel la liberon. Ekstermi la liberon por gajni la egalon, — tio ne jam ŝajnas al mi la definitiva solvo de socialisma sociordo. »

Plendo pri « La Mondo »

Al la monata gazeto en Ŝanhajo (Box 274) « La Mondo » ni la 5.5.34 sendis leteron, per kiu ni petis helpi sukcesigi nian Letervesperon ; ni kompreneble atendis respondon, sed vane. Malgraŭ tio, ke ni ne rericevis la leteron, ni supozis, ke ĝi ne atingis la adresiton. Ni do post kelkaj monatoj sendis duan leteron, per kiu ni instigis « L.M. » almenaŭ respondi, sed bedaŭrinde ree vane.

Kiel estraro de FLE (Ned. LEA) ni estas konvinkitaj, ke nia unua devo estas ĉiam instigi la kursanojn korespondadi kun eksterlandanoj. Farante tion, ni ridindigis nin, ĉar en nia Sekcio ni jam havas dekon da adresoj de personoj, kiuj anoncis, sed ne respondis. K-doj, tio ne povas daŭri, ĉar tio treege malkuraĝigas niajn gestudantojn.

Kelkaj eble pensas, ke tiuj eksterlandanoj estas sufiĉe malproksimaj, k ili tentas senlaborulon, oferi sian lastan monereton por helpi al ili kolekti poŝtmarkojn… Sed tiaj uloj estu senmaskigataj k denuncataj, kie ajn ili estu, kiel parazitoj de nia movado !

H. Oosthoek, sekretario de la sekcio Vlissingen, Nederlando.

Red. Noto : Ĉu la K-doj el Vlissingen aldonis respondkuponon al la letero adresita al « La Mondo » ? Ĉar nur tiuokaze ili prave plendas !

Ne forĵetu la Novan SAT-Katalogon, kiun vi ricevis kun la antaŭa n-o ! Konsultu ĝin, k elektu el ĝi por vi mem k por via senlabora amiko !

Recenzejo

ANTONI SLONIMSKI : MIA VOJAĜO EN SOVETIO. Tradukis S. Grenkamp-Kornfeld. Eldonita de Literatura Mondo, Budapest IX, Mester utca, 53, — 144 paĝoj. Formato 13 × 20 cm. Kliŝita kovrilo. Prezo : broŝ. sv. fr. 2.70, bind. sv. fr. 4.20 plus 10 % por sendkostoj.

Per tiu ĉi kvina libro de AELA, Literatura Mondo aldonis al la esperanta literaturo ja ne epokojn transdaŭrantan verkon, sed tamen treege aktualan k interesan libron. Neniu objekto de la nuntempaj disputoj kaŭzas tiom da pasio k fanatiko ol la enigmo soveta. Por ni, ne vivantaj en Sovetio k ne sciantaj eĉ la rusan lingvon, ne ekzistas alia eblo ol aŭskulti k konsideri la diversajn interpretistojn, inter kiuj ni preferas la senpasiajn k objektivemajn homojn, kiuj ne nur scipovas la lingvon, sed ankaŭ havas la kapablon prijuĝi tion, kion ili vidis. La aŭtoro de la menciita verko certe havas tiun ĉi volon al objektiveco k kaŭzo [?] lia lingvo estas senpasia. Sed tamen, li ne povas vuali sian burĝan vidpunkton, kiu oblikve elstarigas faktojn, kiuj ne trafas la kernon de la socialistaj problemoj. Li ofte komparas kutimojn en Sovetio kun tiaj en Polio, sia patrio, sed pola laboristo verŝajne povus kontraŭciti al li aliajn argumentojn.

La libro estas leginda pro sia trankvila spirito, en kiu ne mankas neofenda ironio. Se ni rekomendas rezervon k kritikemon, tiam nur pro tio, ĉar ni ilin rekomendas senescepte rilate al ĉiuj voĉoj, kiuj soniĝas pri la lando de la Sovetoj. Temas malkovri la veron, k por ĝin malkovri, estas necese aŭskulti la diversajn opiniojn de amikoj k kontraŭuloj.

H. P.

SELMA LAGERLÖF : GÖSTA BERLING. Esp-igis Stellan Engholm. Eldon-Societo Esperanto, Stokholmo. 552 pĝ. Luksa papero. Prezo : broŝ. sv. kr. 6.—, tole bind. 7.50. Ilustroj de Einar Nerman.

G. Berling estas la ĉefverko de l’ sveda Nobelpremiitino, per kiu ŝi akiris sian famon kiel verkistino. Svedlingve ĝi aperis en 34 eldonoj k ĝi estas tradukita en 37 lingvojn. Majstra pentraĵo pri la vivo en la provinco Vermlando k pri la tieaj homoj.

KATALOGO DE LA ESPERANTO-GAZETARO. Kompilis k komentariis d-ro Joz. Takacs. 1934. Eld. Ant. Prazak, Jablonné n. Orl., Ĉeĥoslovakio. 168 p. Form. 11 × 15. Prezo : 15 ĉ.kr. + 10 % sendkostoj.

Tiu ĉi katalogo entenas la liston de l’esp. gazetoj (aperantaj k aperintaj) — imagu, ke temas pri preskaŭ 1.300 « gazetoj » —, la liston de gazetoj kun konstanta esp. fako, rubriko aŭ resumo ; la liston de gazetoj por aliaj mondlingvo-projektoj ; alfabetajn registrojn laŭ urboj k landoj, k statistikon. Kompreneble la plej granda nombro el la aperintaj periodaĵoj havis nur efemeran vivon.

POR ŜTOPI LA BREĈON

30. listo.

  • Roterdama Sat-Rondo ………. 9 h. gd.
  • 14 335, Vieno ………. 30 fr. fr.
  • 1 533, Bregenz ………. 3 ŝil. aŭ.
  • 15 787, Charvin ………. 20 fr. fr.

Gekamaradoj ! Ne forgesu la MUNICION por nia Asocio ! Ankoraŭ SAT ŝuldas gravajn sumojn depost jaroj al diversaj kreditoroj, k ni ne povas malhavi la bonvolan subtenon ekstran, pagatan de tiuj K-doj, kiuj povas donaci…

La Roterdama SAT-Rondo jam la duan fojon donacis atentindan sumon, ankaŭ la aliaj supre nomitaj K-doj jam pli ol unu fojon helpis per ekstra mono.

Ni danke kvitancas !

Administracio.

Memornoto

PRIESPER. ARTIK. K NOTOJN ENPRESIS : Signalen. Stokh. 15, 22., 29.11., 6.12., Arbetaren, Stokh., 22., 30.11., Le Peuple, Bruselo, 18.9., Le Prolétaire, Liège, (parte en esp-o !) 15.9., 3.11. (pri SAT), 17.11.

PRI LA SAT-KONGRESO RAPORTIS : Le Prolétaire, Liège, 29.9.

Korespondado

ĈEĤOSLOVAKIO.

Idealistoj, sendu ĉiuspecajn ekspoziciaĵojn ĝis la 15. febr. 1935, tiel pruvonte la vivantecon de esp. Antaŭan dankon. Adr. : Antonin Frolišek, Horni Bojanovice, 1. p. Hustopeče u Brna.

FRANCIO.

Juna esp-isto dez. kor. kun eksterl. Gekdoj. Eugène Canto, 60, rue Marsan, Bordeaux.

Anarkista grupeto dez. koresp. kun ĉiul. samideanoj. Skribu al K-do M. Roumilhac, 43, rue Charles-Chaumet, Cauderan (Gironde).

NEDERLANDO.

3 K-doj dez. kor. kun Gek-doj el ĉl. pri ĉt. Certe resp. Adr. : M. Kokelaar, Castorplein 19, Amsterdam (N).

PORTUGALIO.

A. Fidalgo, Beco das Peixinhos, 10-1°, Graca, Lisboa, dez. koresp. pri diversaj temoj kun Gek-doj.

LABORISTA GRUPO « ĈIAM ANTAŬEN », Rijsdijk, 7, Krimpen a.d. Lek, Nederlando, deziras koresp. kun ĉl. Gek-doj pĉt. Resp. garantiata.

SVEDIO.

Anarkista Esperanto-Grupo letervesperos la 19. jan. 1935. Montru, ke esp-o vivas ! Adr. : Folke Rosén, Helgagat. 36, Stokholmo 4.

KOMUNIKO

Ni rekomendas al niaj legantoj la anoncon aperintan en la lasta n-o pri « Gramofondisko » kun La Internacio k La Espero, kantitaj de la Stokholma laborista esperantista ĥoro « La Kantobirdaro ». K-doj, kiuj posedas gramofonon, sendube kun plezuro havigos al si tiun diskon, kiu aperas en tiu ĉi monato.

[REKLAMO p.6] 300 BILDOJN K 1100 TITOLVORTOJN en densega komposto prezentas al vi la Unua Volumo de Enciklopedio de Esperanto sur 272 teksto- k 112 bildopaĝoj, formato 15 × 23. La dua volumo ampleksos proks. 540 paĝojn. (Eldono de Literatura Mondo k Asocio de Esperantistaj Libro-Amikoj, Budapest). Ĝi pritraktas per metodoj de scienca laboro la tutan movadon, ekde la naskiĝo ĝis la plej lastaj tempoj. Detala historio. Proks. 2.000 biografioj. Indiko de libroj, ktp. Prezo de la du volumoj (la unua sendota tuj post pago) : broŝurite 150 fr. fr. plus 13 fr. fr. por afranko k rekomendo, bindite : 170 fr. fr. plus 15 fr. fr. por afranko k rekomendo. Ekzistas ankaŭ eldono sen ilustraĵoj. Prezo de ambaŭ volumoj, nur broŝurite, 90 fr. fr. plus 10 fr. por afranko. Havebla ĉe SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20.

Le Gérant : L. GLODEAU.

PRES. GRANCHAMP, ANNEMASSE-943-12-34.

N.º 425, 25 de enero de 1935

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

11-a JARO, N-o 425 — MONATA ESPERANTO-GAZETO — 25. JANUARO 1935

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO, ADMINISTREJO K SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO : 67, avenue Gambetta, Paris 20e Poŝtĉekaj kontoj je nomo de SAT-Paris : Bruxelles n-o 350 189, S’Gravenhage n-o 211 533, Kopenhago n-o 4 986, Paris n-o 1234 22. Stokholmo n-o 74 153, Wien n-o D-109 068, Zagreb n-o 41 448, Zürich n-o VIII-200 49. Alilande oni pagu per poŝtmandato je nomo de SAT bonvalutaj devizoj en rekom. letero aŭ bankĉeko je nomo de « Bannier ».

VOJOJ AL SUKCESIGO DE L’SAT -KONGRESO

Ĉiu vizitinto de niaj kongresoj portis kun si neforgeseblan impreson pri la alta valoro de esperanto k pri ĝia preskaŭ senmanka taŭgeco por la interkomuniko de pensoj. La debatoj ofte estis ardaj k pasiaj — esperanto fidele peris tiujn ĉi esprimojn de la homa naturo. En trankvilaj momentoj, esperanto same fidele ebligas objektivan, profundsencan diskuton. Esperanto kiel rimedo proponas siajn servojn al ĉiu.

Por ni laboruloj, homoj vivantaj sub ekspluatista reĝimo k luktantaj por nia emancipo el tiu ĉi senrajtiga jugo, esperanto havas nekalkuleblan valoron. Nur ĝi permesas verdire la tutmondan unuigon postulitan de ĉiuj praktikuloj de la klasbatalo, nur ĝi finfine efektivigas la ardajn dezirojn de ĉiu batalanto por libero k egalo, ĉar nur pere de nia lingvo ni povas, spite plej grandaj distancoj, interrilati kun niaj fratoj diverslandaj.

Sed ni devas eviti grandan danĝeron : Esperanto kiel neŭtrala rimedo, kiu ricevas sian valoron nur per la celo, por kiu ĝi estas uzata, povas eĉ kontraŭefiki la formiĝon de internacia batalfronto de ĉiuj ekspluatatoj, se nin ne gvidas taktplena k komprenema spirito. Ni memoras, ke multe da horoj k tagoj en niaj kongresoj estis foruzitaj per partitendencaj disputoj, kiuj, kvankam pruvante la elokventon de niaj K-doj, tamen ne rezultigis iun sanan progreson. Male, la abismo pliprofundiĝis k la opozicioj organize apartiĝis. En tiu epoko multaj entuziasmaj K-doj forlasis la movadon, vidinte perei la belan sonĝon pri la interfratiga misio de esperanto.

Tamen malprave ili agis !… La ideo de toleremo k komprenema diskutado pri la pensdiferencoj ne venkas sen persista luktado. Forlasante en tiu luktado la sampensantajn K-dojn, oni kontraŭagas al sia propra idealo.

Hodiaŭ tiuj ĉi pasiaj bataloj ne plu minacas niajn kongresojn. La vasta kadro de la kongresaj aranĝoj permesas al ni la organizadon de praktika peresperanta laboro. Ĝi permesos al ni en 1935 intime interkontaktiĝi kun la laborista movado francia k ebligos la aranĝon de kelktaga Laborista Altlernejo kun valoraj pristudotaj temoj.

Precipe la faka movado devos disvolviĝi en la kadro de la venonta kongreso. Kelkaj el la plej gravaj fakoj meritas specialan mencion : La instruistaro, kiu ĉiam multnombre estis reprezentita ĉe niaj kongresoj k kiu povas k devus ludi preferan rolon en nia movado ; la fervojistoj, kies profesio ilin favoras pro la reduktitaj veturkostoj k kiuj trovos en Parizo fekundan grundon por naskotaj interrilatoj ; la liberpensuloj, kiuj devus refortigi sian fakon precipe en la nuna momento, kiam ekleziuloj el ĉiuj nuancoj volas piedpremi la flameton de penslibero.

La Laboristaj Esperanto-Asocioj (LEA-oj) kunsidu kvazaŭ stabo de la Laborista Esperanto-Movado, por komune fiksi la strategian planon por la venonta jaro kune kun SAT. Plej intima kontakto inter tiuj ĉi organizoj nedubeble pligrandigos la ŝancojn de nia komuna lingva movado en la laborista sfero. Kritiko pri nia laboro, proponoj por la plibonigo devos abundi en la kongreso, por ke en harmonia kunlaboro la plej efikaj vojoj estu malkovrataj.

La krono de la kongresaj aranĝoj devus esti la Laborista Altlernejo Esperantista. Ĝi devus esti la ĉefa pruvo pri la taŭgeco de esperanto. Diverslingvanoj laboristaj, en viva sed tamen objektiva k laŭ-tema diskuto, pritraktu aktualajn problemojn de nia lingva movado k tiujn de la socio. Tiu Altlernejo ne nur respegulu la lingvan perfekton, sed ankaŭ la sendogman spiriton, kiun nia Asocio deziras kulturi. La unuaj provoj faritaj estis sukcesaj k kuraĝigaj. Ni daŭrigu sur tiu ĉi vojo, pliperfektigante la entreprenon per zorga preparado k firma volo al ĝia efektivigo.

Per tia bonkvalita laboro, for de senfrukta partieca disputado, ni altiros la seriozajn K-dojn, la seniluziigitajn amikojn k postlasos ĉe la Pariza laboristaro la impreson :

La SAT-kongresintoj estas veraj pioniroj de nova spirito !

H. P.

Balado de la taglaboristo

ATTILA Jozefo

Sur la dorso korbo knaras, Ni la herbojn falĉi penas, El la kot’ ni brikojn faras, Por grafin’ ni veston tenas Kaj el porko grason prenas, Lardon rostas nur kelkfoje, Kaj vespero se alvenas, Ni pagiĝas, sed senĝoje.

Ni altmurojn vane faras, Vane knedas argilneston, Al la filo vitro baras Sur la strat’ la konstrukeston¹ ; Se filin’ la pupoveston Petas — ni ja teksas foje — Ŝi ricevas ĉifon-reston. Ni pagiĝas, sed senĝoje.

Apud kurrimen’ ni staras, Portas ni la feron, karbon, Ni vagonojn, relojn faras, Plantas ni la vivo-arbon Kaj kolektas grenogarbon ; Kion havas ni nur foje, Oni ŝutas en la marojn. Ni pagiĝas, sed senĝoje.

Terpom’ nur kreskas post pioĉo ! Pen’ nin ŝokas eĉ ne foje, Ne tial la plor-plenda voĉo. Ni pagiĝas, sed senĝoje.

El la hungara trad. F. ĈUTAK.

¹ Brikludiloj, kesteto plena de briketoj.

— página 2 —

20 — SENNACIULO

15-a Kongreso de SAT en Parizo

Adreso : 67, avenue Gambetta, Paris, 20.

3.-7. AŬGUSTO 1935

Dua Komuniko

KONGRESEJO. En la venonta komuniko aperos la adreso de la Kongresejo, kun Akceptejo en la sama loko. La K-doj klopodu alveni Parizon je sabato, la 3-a de aŭgusto, en kiu tago vespere estas antaŭvidita la Interkonatiĝa Vespero por tiuj, kiuj alvenos sufiĉe frue k ne estos tro ellacigitaj per la vojaĝo. La Malferma Soleno okazos antaŭvideble dimanĉon, la 4-an, posttagmeze (por lasi libera la vesperon je la dispono de la gastoj).

SIGELMARKOJ. Ĉi tiuj estas verŝajne jam haveblaj ĉe apero de ĉi tiu n-o. La prezo estas la sama kiel por tiuj de la lasta Kongreso, nome 5 fr. fr. por 100 pecoj. Ili estas dukoloraj k prezentas karakterizan bildon pri la Kongresurbo.

SUPERA LERNEJO. Ni jam parolis en la n-o 423 pri tiu ĉi nova laboristesperantista entrepreno kun instrua karaktero, k ni ŝatus, ke la K-doj, kiuj deziras partopreni ĝin, jam nun skribu al ni, anoncante sian aliĝon. La verŝajna dato por tiu Somerlernejo estas la 23. julio ĝis 2. aŭgusto. Loko : en la pitoreska ĉirkaŭaĵo de Parizo. La fikso de la definitiva dato dependas de la libertempa komenco por instruistoj en Francio ; malgraŭ delongaj promesoj la ministraro ankoraŭ ne interkonsentis pri la komenca dato de la ferioj en la venonta somero (ĉar ni kalkulas pri granda partopreno al tiu Lernejo el geinstruistaj rondoj).

O.K.K.

Komuniko de la Plenum-Komitato

PERSONA HELPO AL K-DOJ

Jam plurfoje ni ricevis plendojn kontraŭ anoj de SAT k de LEA-oj, eĉ kontraŭ aliajn esp-istojn, kiuj iris de unu SAT-rondo aŭ LEA-grupo al alia, de unu izola membro al alia k senmotive almozpetis senpagan gastigon k monsubtenon.

Ĉar ili ofte pravigas tiujn petojn per asertoj malfacile kontroleblaj (ekz-e per aserto, ke ili estas politikaj rifuĝintoj) k uzas la rekomendojn, kiujn tro fidemaj rondoj aŭ anoj konsentis al ili, multaj K-doj sentas sin kvazaŭ morale devigataj subteni ilin, k okazis, ke iuj inter tiuj profitemuloj el nia movado sukcesis tiele fari longajn vojaĝojn k vivi dum monatoj k eĉ jaroj dank’al la helpo de laboristaj k aliaj esp-istoj.

Tio estas tiom pli neakceptebla, ke ĝenerale tiuj ekspluatantoj faras eĉ neniun pozitivan laboron por nia movado. Kaj la rezulto de ilia vivsistemo estas, ke K-doj teditaj de ilia ekspluatado forlasis SAT, timas aperigi sian nomon de Peranto en la Jarlibro aŭ nun rifuzas sisteme helpon al ĉiuj, eĉ al K-doj, kiuj efektive bezonas k meritas ĝin.

Ni tial memorigas, ke ĉiuj SAT-anoj, vojaĝantaj pro personaj motivoj, rajtas peti la helpon de niaj perantoj k izolaj membroj, sed ke, tion farante, ili devas okazigi al tiuj K-doj neniujn elspezojn k malagrablaĵojn. Sekve, ili devas principe anonci perletere sian alvenon sufiĉe frue, por ke la koncernataj K-doj povu ĝustatempe prizorgi ilian loĝigon, k aldoni enlandajn poŝtmarkojn aŭ internacian respondkuponon por pagi la respondon. Ili devas entrepreni vojaĝojn nur laŭ sia pagkapablo k eviti ĉian ajn moralan kvazaŭdevigon al aliaj, ilin monsubteni.

Ellandigitoj, persekutatoj havigu al si nepre dokumentojn, ekz. atestojn de SAT-perantoj aŭ LEA-sekretarioj el la hejm-distrikto, por ke ni povu kontroli ilian veran situacion.

Fine, ĉar ĉiuj havas kiel devon, plej rapide k komplete ĉesigi la cititan ekspluatadon, k ni devas ankaŭ malfidi pri eventualaj trompoj de spionpolicistoj, ni petas, ke ĉiuj SAT-anoj principe rifuzu ĉian ajn helpon (interalie senpripensajn rekomendojn aŭ informojn), kiu ebligus al profitemuloj daŭrigi sian ekspluatadon de la servemo de nia anaro. La K-doj ricevantaj la viziton de esperantistoj, kiuj petas senpagan gastigon sen la atesto de SAT-rondo pri ilia fidindo, devas forsendi ilin. Se iu K-do (ekz-e ĵusrifuĝinto) ankoraŭ ne povis ricevi tiun ateston, la K-doj, kiuj unuaj gastigas lin, devas laŭeble kontroli la veran situacion de la koncerna K-do k sendi al ni eventuale raporton pri ĝi.

1. Listo de kongres-aliĝintoj.

  1. Ulo, Germanio ; 2. A. M. Riswyk, Hillegersberg, Nederl. ; 3. Simon Jalade, Pézénas, Francio ; 4. Horace Walker, Leeds, Britio ; 5. L. Bannier, Paris ; 6. Willie Smith, Brierfield, Britio ; 7. Le Sidaner, Paris ; 8. A. G. Provost, Paris ; 9. Glodeau, Montreuil-Paris ; 10. K-dino Glodeau, Montreuil ; 11. N. Bartelmes, Paris ; 12. K-dino v. d. Heide k 13. K-dino H. A. Buis, Bussum, Nederl. ; 14. J. Wild, Schlieren-Zürich, Svisio ; 15. G. J. Worst, Hago, Nederl. ; 16. Noel, Le Hâvre, Francio ; 17. Joh. Figueras, San Esteban de Bas, Hisp. ; 18. J. Chiland, Paris ; 19. M. Leblanc, St. Quentin, Francio ; 20. R. de Man, Amsterdam.

La JARLIBRO 1935 estas nun finpretigata. Ĝi estos dissendata kun la februara n-ro de « S-ulo » al ĉiuj membroj, kiuj pagis jam la tuton aŭ parton de la nunjara kotizo.

Ĉu klaskonsciaj geesperantistoj ?

Dum mia restado en eksterlando mi renkontiĝis kun multaj laboristaj geesperantistoj k havis okazon rigardi iliajn land-organizojn. Kion mi aŭdis k vidis, ŝajnas al mi sufiĉe interesa por la tutmonda esperantistaro.

Mi renkontis laboristajn geesperantistojn, kiuj estas organizitaj en « neŭtrala » klubo k laborista klubo, asertante, ke esperanto estas lingvo k ne havas iun ajn rilaton al politiko. Laŭ mia opinio, tio estas absolute malĝusta, ĉar esperanto ja estas vivanta lingvo, kiu estas uzata de homoj. Do, ĉiu individuo povas uzi ĝin por siaj celoj, bonaj aŭ malbonaj.

Ĉu eble ankoraŭ ekzistas geesperantistoj, kiuj ne rimarkis, kiom ofte la burĝaro uzis esperanton kontraŭ laboristaj ideoj ? Ankoraŭ ne pasis longa tempo, de kiam « Heroldo » laŭdis k defendis la naciismon en Germanio. La japana gazeto « Oomoto » laŭŝajne havas la taskon ne nur stultigi la homaron, sed ankaŭ glori la japanan imperiismon.

Kion faras la laborista esperantistaro ? Ĝi ne nur estas indiferenta al tiu kontraŭlaborista propagando, sed eĉ subtenas tiajn « neŭtralajn » organizojn. La senkulpigo por ilia ago estas : « Vi pravas, sed en nia lando la politikaj diferencoj ne estas tiom akraj, k pro tio ne estas grave, ĉu ni estas anoj de la burĝa klubo aŭ ne ».

Sed ĉu vi, karaj balanculoj, foje pripensis, ke la venko de la laboristaro ne dependas de unu sola lando ? Krome vi devas konsenti, ke ne ekzistas, nek ekzistis neŭtralaj organizoj, ĉar tiaokaze ili ne prizorgus politikan propagandon por Hitler k aliaj malamikoj. Ni povas konstati, ke la « neŭtralaj organizoj » forĵetas sian neŭtralon, kiam kontraŭlaborista registaro transprenas la regadon.

Kial laboristaj esperanto-organizoj ?

Verŝajne vi miras pri tiu ĉi demando, sed sciante, ke ne nur organizitaj laboristaj esperanto-membroj, sed eĉ iliaj funkciuloj apartenas al ambaŭ movadoj, ni estas rajtigitaj tiel demandi. Laboristajn esp. organizojn ni ja havas por disvastigi esp-on inter la laboristaro, por varbi novajn lab. esperantistojn k utiligi esp-on por laboristaj celoj. Se niaj gvidantoj ne volas uzi esp-on por laboristaj celoj, mi ne komprenas, kial ili havas specialan intereson varbi inter la laboristaro ? Ankaŭ pli efike por nia disvastiga laboro estus, se ni forlasus la « neŭtralan » movadon. Tio valoras speciale por laboristaj esp. funkciuloj !

Ofte ni ankaŭ trovas malbonan klaskonscion rilate la abonadon al esperantaj gazetoj k aĉetadon de

— página 3 —

SENNACIULO — 21

broŝuroj. Kial ni ne aĉetas laboristtendencajn broŝurojn aŭ abonas al tiaj gazetoj ? En multaj laboristaj esp. familioj oni abonas neŭtralajn eldonaĵojn anstataŭ laboristajn. Kial ? Kelkfoje pro pli facila teksto en « neŭtralaj » gazetoj, k ofte pro nepensado. Sed ĉu tio estas senkulpigo por malbona agado ? Ne, Gek-doj, helpu skribi esperantajn artikolojn k ni uzu ilin por « La Lernanto », kiu estas laborista esperanto-gazeto !

Denove oni eldonis esperantan gazeton « La Juna Vivo », tre taŭgan por komencantoj, sed ĝi nur devas pliaktivigi nin prilabori « La Lernanto »n, por ke ĝia enhavo fariĝu pli facilkomprenebla !

Tute ne temas ĉi tie pri timo, legi alitendencan gazeton, sed temas pri helpo al la laboristaro.

Aliulino.

LA VERO PRI LA RABITA SAT-MONO

Al K-doj, kies membreco ĉe SAT ne datiĝas de longa tempo, ofte mankas scio pri la okazintaĵoj, kiuj antaŭ kelkaj jaroj kondukis nian Asocion al la rando de la bankroto. La fakto, ke ĉiam k ĉiam denove IPE-anoj disvastigas mensogajn informojn pri tiu afero k eĉ inversas la rolojn tiel, ke SAT aperas kiel la uzurpulo (!) k la Centra Komitato de SEU¹ kiel blanka ŝafido, devigas nin al la sekvanta, tre konciza, per multaj dokumentoj (kiujn ni tenas) konfirmita klarigo :

Ĉe la 9-a SAT-Kongreso en Lajpcig (aŭg. 1929) la komunista frakcio atakis la gvidantojn de SAT (speciale K-don Lanti) pro « taktikaj k personaj krimoj » (tiel laŭ la Protokolo !). Samjare en septembro Drezen (sekretario de CK de SEU), revenante el Lajpcig, raportis antaŭ la Moskvaj aktivuloj, ke SAT estas « flaveta » organizo k ke SEU devas akceli la estontan gvidadon k superecon je la tutmonda lab. esp-ista movado. Pro la tiamaj financaj dekretoj CK de SEU estis sole rajtigita transpagi monon eksterlanden, i.a. al SAT. Tuj post la malsukceso de la kom. frakcio akiri la gvidadon de SAT en Lajpcig, la monpagoj komencis plimalrapidiĝi k plimalgrandiĝi, dum la sovetia membraro k abonantaro al SAT-organoj, kiel ankaŭ libro-aĉetantoj daŭrigis kreski. Tiel en feb. 1930 nia kredito ĉe CK de SEU jam atingis tian sumon, ke la Direkcio de SAT decidis urĝe komisii al CK de SEU presigi en Moskvo librojn je nia kredito, por malpliigi la ŝuldon. La 29. aprilo 1930 la ŝuldo de CK de SEU estis pli ol 12 mil germ. mk. (ĉ. 75.000 fr. fr.). Tamen neniu libro presiĝis, k la komisio pri presigo de libroj estis ripetata, unu… du… trifoje. Fine de majo la Direkcio decidas ne plu akcepti novajn mendojn sen mono el Moskvo, sed plenumi la kurantajn abonojn. La 8. junio laŭdire CK de SEU ne plu rajtas transpagi monon al SAT ĝis oktobro samjare…

Ĉe la 10-a Kongreso de SAT en Londono la opozicio (1/3 el la ĉeestantoj) atakas akre la gvidantojn de SAT k manovras pri akcepto de Moskvo kiel kongres-urbo (kvankam la ebloj por ĝia aranĝo en Moskvo ne ekzistis !! Ja eĉ post la skismo, ĝis hodiaŭ, ankoraŭ ne okazis IPE-kongreso en Moskvo !). Tuj poste la ĉefoj de l’opozicio decidas en Moskvo eldoni propran organon (« Internaciisto ») k starigi propran eldonejon (« Ekrelo »). Fine, per helpo de la komunista presejo en Lajpcig, al kiu ni ŝuldis sumojn por la tie farita gazetpresado, ni ricevas komence de novembro 1930 el CK de SEU 1.000 mk. (6.000 fr. fr.) k ankaŭ la promeson, ke ekde januaro 1931 ĉiumonate 1.000 mk. povos esti sendataj… Tamen — tiun promeson sekvis nenia plua pago, k ankaŭ aperis neniu libro per la kredito de SAT !

Ho jes, unu jaron poste, mallonge antaŭ la Amsterdama SAT-Kongreso, k longan tempon post alvoko en « Internaciisto » pri Bojkotado de ĉiuj SAT-organoj k -eldonaĵoj aperis eldonaĵo « Eŭgeno Onegin » sub la marko de SAT ! Tamen SAT neniam povis disponi pri pli ol 22 ekzempleroj el la eldonkvanto de tiu libro k ĝia disvastigo okazis per la aparato de SEU k la skisma eldonejo « Ekrelo » en Lajpzig ! La marko « SAT » sur la libro sekve servis nur kiel manovro por trompi bonkredajn K-dojn pri la « bona volo » en Moskvo rilate tiean libropresigon por SAT.

Oni notu, ke la Lajpciga presejo havis filion en Moskvo, al kiu facile eblus pagi la ŝuldatan sumon (nenia eksport-malhelpo ekzistis ja en tiu manipulo !). Sed CK de SEU ne eluzis tiun eblon, male, ĝi eldiris per la buŝo de pluraj IPE-anoj en nia Amsterdama kongreso, ke ili « ne volas, ke estu pagata la mono » !

Kiam nia Lajpciga presejo « Neudrag » certiĝis, ke ĝi ne plu povas esperi ricevi pagon el Moskvo por nia presŝuldo, kiu tiam atingis 3.643.59 mk. (proks. 22.000 fr. fr.), ĝi subite ekpostulis de ni la tujan pagon de la tuta sumo, sin turnante por ĝia akiro al la tribunalo. Fakte tiam SAT staris antaŭ la bankroto, k nur dank’al la monhelpo de kelkaj privataj K-doj, kiuj saltis en la breĉon k pruntis monon ĝis hodiaŭ ankoraŭ ne repagitan, la celo de la skismuloj en tiu momento ne estis atingita.

En laŭstatute aranĝita referendumo pri fiddeklaro al la Plenumkomitato (nov. 1931), kiun partoprenis 50 % el la aktiva membraro, 877 voĉdonis por k nur 171 kontraŭ la P.K.

La monŝuldo de CK de SEU estas 12.431 mk. (proks. 75.000 fr. fr.), ne enkalkulante la valoron de la en Moskvo retenita librostoko (niaj tieaj eldonaĵoj).

Tiu ŝuldo rezultas el al sovetiaj esp-istoj liveritaj gazetoj, libroj, Jarlibro, ktp. dum la periodo de 1929/30, en kiu la pagoj el Moskvo ĉiam pli k pli malaltiĝis, ĝis ili fine tute ĉesis.

Ni petas la Gek-dojn bone mediti pri tiuj okazintaĵoj, k ni opinias, ke tiam ili tiros la saman konkludon kiel ni : Ekde sia naskiĝo IPE portas sur sia frunto la stampon de uzurpulo, k se oni juĝas laŭ la lastaj n-oj de « Sur Posteno », oni devas konfesi, ke ĝi fervore klopodas por gardi sian denaskan reputacion.

La Plenum-Komitato.

P.S. — Baldaŭ aperos la detaloj pri la Skismo kun ĉiuj dokumentoj en formo de broŝureto ĉe S.A.T.

¹ Sovetrespublikara Esp.-Unio.

POR ŜTOPI LA BREĈON

31. listo

  • J. Wild, Schlieren ………. 2 sv. fk.
  • E. Wehrli, Morges ………. 1.50 sv. fk.
  • H. Stay (2978), Bournemouth ………. 10 ŝil.
  • Max .Leblanc, St-Quentin ………. 10 f. fr.
  • Iu el Germanio ………. 12 f. fr.
  • van Dienst, Roterdamo ………. 1 h. guld.
  • W. J. Eerdmans, Roterd. ………. 1 h. guld.
  • v. d. Landen, Roterd. ………. 1 h. guld.
  • Celed. Santos, Buenos-Aires ………. 0.50 peso

Kursgvidanta Praktiko

Sekve de la artikoleto aperinta en la decembra « S-ulo » sub tiu ĉi titolo, mi sentas min devigata konigi mian sperton, opinion k metodon rilate kursgvidadon, esperante, ke tio havos utilon por nia tuta legantaro. La kursgvida fako en nia movado ja estas tiel grava, ke ne superfluas pritrakti tion en nia gazeto.

K-do D. Bourguignon opinias, ke ni ne reliefigu nian starpunkton pri politiko en niaj kursoj, ĉar en tiuj kursoj partoprenas kelkfoje etburĝaj personoj. Al tiuj personoj ni ne rabu la eblon lerni esperanton.

Kompreneble, ni rabu al neniu la eblon lerni esperanton k la kursgvidanto agas bone, kiam li tute ne parolas pri parti-politiko.

Sed K-do D.B. celas, ke ni devas forsilenti nian favoron al la ĝenerala klasbatalo. Malgraŭ ke nia movado agnoskas la klasbatalon, K-do D.B. opinias, ke pli taŭgas tute forsilenti tion en la kursoj.

Tio fakte signifas, ke ni devas trompi la kursanojn, kiuj poste, kiam

— página 4 —

22 — SENNACIULO

ili aliĝas al nia Federacio, baldaŭ ekscios la trompon. Ĉar tio devas esti nia celo : aligi ilin al nia movado.

Feliĉe, la Nederlanda L.E.A. havas alian opinion. Kiam la kursanoj enrigardas la lernolibron, eldonitan de nia Federacio, tiam ili tuj konstatas per la klasbatala enhavo de tiu libro, kia estas la organizo, sub kies aŭspicioj la kurso okazas. Kaj por la estonto de nia movado estas bone, ke la t.n. etburĝaj kursanoj, kiuj sin sentas ĝenitaj per tiu politika direkto, kiel eble plej baldaŭ forlasas nin. Tamen ofte ankaŭ venas al niaj kursoj personoj, kiuj ja estas burĝaj pro deveno aŭ alia kaŭzo, sed kiuj pro nia ruĝeco ne forkuras. Jen personoj, kiujn la socialista movado bezonas. Se ni bone tralegas la frontpaĝan artikolon de la decembra « S-ulo », tiam ni ekkonas nian taskon.

Pri kursgvidado mi jam havas iom da sperto, k kun bedaŭro mi ĉiam konstatis, ke miloj da homoj komencas la studon de esperanto, dum nur centoj fariĝas esperantistoj. La nepersistemo de la kursanoj certe kulpas en tio, sed malbona kursgvidado estas ofte pli grava kaŭzo. En nia movado ofte jam nespertaj esperantistoj devas gvidi kursojn. Sed eĉ se la gvidanto estas bona esperantisto, tio ne signifas, ke li havas iom da pedagoga talento. Ofte la kursoj estas pezaj, monotonaj k tute ne interesaj. Dum du jaroj mi gvidas kursojn kun granda nombro da kursanoj k mi konstatis, ke la entuziasmo ĉe la lernantoj estas pli granda en ili ol en la pli intimaj kursoj, kiajn mi ankaŭ gvidis.

Kelkfoje oni volas kompari esperanto-kurson kun elementa lernejo. Tio estas tute absurda. Oni povas pli trafe kompari esp. kurson kun altlernejo. Ankaŭ tie la lernantoj hejme devas studi, fari la taskojn, dum la elementa lernejo mem estas la loko de la studado. Kvanto da kursanoj estas do malpli grava ĉe ni. La rezulto de la antaŭjara kurso el 100 personoj estis, ke 50 el ili aliĝis al la Federacio k inter tiuj jam estas multaj, kiuj pli malpli flue parolas. Tiun rezulton mi akiris per tio, ke mi ofte komune paroligis la kursanojn k de tempo al tempo alparolis ilin esperantlingve. La kursgvidantoj de pli malgrandaj kursoj juĝu mem pri tiu rezulto.

K-do D.B. skribis, ke kursgvidantoj en Roterdamo ne mankas. Tio estas novaĵo, kiu tiel miregigas min, ke mi ne kredis al miaj okuloj, legante ĝin. Jen fakto, kiel kelkaj inter ni subtaksas la kursgvidadon.

Mia konkludo do ne povas esti alia, ol ke estas pli bona unu granda kurso sub talenta gvidanto, ol pli da malgrandaj kursoj sub maltaŭga gvidado.

Bas Wels (17.668).

EL NIA LETERUJO

Ĉe la jarkomenco la leterportisto alportis al ni multajn skribaĵojn, el multaj landoj. Kiel ĉiam, kelkaj leteroj entenas notojn sufiĉe interesajn por konigi al nia legantaro, — notoj karakterizantaj la spiritostaton tie k alie inter nia anaro aŭ simple aludantaj pri tiaj aŭ aliaj sociaj k politikaj fenomenoj de nia tempo. Jen kelkaj ekstraktoj :

El Aŭstrio atingas nin du plendoj. Unu K-do skribas : « Ho, amataj esperantistoj ! kiel estas nun dezerte tie ĉi ! Mi nun estas preskaŭ senhejmulo, mi devas nomadi fakte, ĉar mi ricevas nenian subvencion. Pli frue oni povis migrante en Aŭstrio kunporti la necesajn librojn, ĉar regis preslibero. Hodiaŭ tio estas plej danĝera, ja neebla… Por esp-isto tamen ekzistas unu paliativo… SAT, k ĝi ankaŭ fakte estas mia spirita alkroĉilo, trankviliganta, k tial estus por ni aŭstriaj esp-istoj bato terura, se ankaŭ tiu ĉi dolormildiganta rimedo restus for… »

La dua, el Vieno, diras i.a. : « Kvankam mi estas ano de SAT pli ol 10 jarojn, nun pro cirkonstancoj facile diveneblaj mi devas eksiĝi, same ĉesigi la gazetabonojn… Ni ribeluloj travivas teruran tempon entute, k en terorlandoj speciale. Ni suferas sub — eble nur etaj, kompare kun la tuta, plena teroro — preskaŭ ĉiutagaj k ĉiumomente eblaj malagrablaĵoj, kiuj nin lacigas k mortige malesperigas… Mi estis arestita surstrate, k mi havis en poŝo eltranĉon el gazeto de antaŭ 2 jaroj (la gazeto eĉ nun leĝe ne estas malpermesita !), en kiu temis pri socialismo. Sekvis teno en arestejo, domtraserĉo, forpreno de broŝuroj, presaĵoj malnovaj, ktp. Nun mi estas registrita kiel danĝerulo k ricevas de tempo al tempo viziton « treege ŝatatan »… Esp. literaturon la polico ĝis nun ne tuŝis ĉe mi, sed tio povos okazi baldaŭ… Sufiĉe mi spertis k fariĝis seniluziulo, pesimisto, eĉ skeptikulo…

« Terura pozicio estas por ni rilate religion. En publika servo laboristoj k oficistoj senreligiaj devis realiĝi al eklezio, k ĉar regas katolikismo, do al tiu. Personoj, kiuj geedziĝis civile, devis jam delonge edziĝi laŭ religia rito, kompreneble post antaŭa reakcepto de religia dogmo, estante eksterekleziaj. La ŝtato ja nun estas tia, ke ateisto (eksterekleziulo) estas pro tiu sola fakto danĝerulo. Post devigo en la publikaj servoj realiĝi al eklezioj, multaj personoj laborantaj en nepublikaj servoj agis same, aŭ pro timo aŭ pro profitemo…

« Plorinde estas, kiam oni vidas la plenan senhelpecon kontraŭ ĉio tio. Mi devis pereigi parton de mia biblioteko, mia granda fiero, alian parton eble pereigos « ili ». Sed tamen, amikoj, kvankam mi ne plu povos legi SAT-eldonaĵojn de nun, tamen mi volas esperi, ke mi ĝisvivos la tempon, kiam mi denove libere povos konfesi mian koncepton k aboni mian ŝatatan amikon (plej bonan) « Sennaciulo »… »

* * *

K-do Aldvorth (18 876), parolas pri preparo de diktatora reĝimo en Britio : « … En la brita aviado neniu filo de laboristo povas fariĝi piloto ; ĉi lastaj estas rekrutataj el la idaro de l’nobeloj aŭ posedanta klaso. Komandorajn postenojn ricevas nur altaj nobeloj. Same la sendstacioj de radio estas liveritaj plene al reakciuloj. La nova sendstacio en Drojtŭiĉo kapablas silentigi ĉiujn alilandajn staciojn por la angla popolo. Ne plu povas riceviĝi sovetiaj stacioj per longondo… La registaro donas 150.000 funtojn (angla mono) al la reĝa familio k 25.000 ft. al la princo Georgo sola, kiu antaŭ sia edziĝo ricevis 10.000 ft. ĉiujare, sed pro tio ke li prenis edzinon, bezonas pliigon je 15.000 ft. ĝis tuto de 25.000 ft., dum senlaborulo kun edzino devas sin nutri per 24 ŝilingoj semajne… »

Tra la Esperanta Gazetaro

La naciemo de laboristoj.

En nia frata organo de la Nederlanda Federacio de Laboristaj Esperantistoj n-o 12 de decembro 34, K-do C. H., friso laŭ nacieco, prezentas siajn argumentojn, kial li ne povas esti ano de SAT. El tiu ĉi artikoleto evidentiĝas unu fojon plian la gravega idediferenco inter tiuj, kiuj volas konservi siajn morojn, siajn kutimojn, siajn naciajn karakterojn, k inter tiuj, kiuj, ekkoninte la burĝecan devenon de tiuj moroj k kutimoj, volas elimini ĉiujn efikojn de la regado fare de la estranta klaso : koncize, kiuj konscias pri la universaleco de la ekspluatadsistemo k deziras kontraŭstarigi al ĝi same universalecan emancipiĝon. La emancipiĝintaj proletoj ne vidas plu sencon en tiuj ĉi naciaj kutimoj k moroj, en la arbitraj landlimoj k do prave organiziĝas, post kiam la lingva problemo estas solvita, laŭ sennacieca organizformo.

Sed ankaŭ la religia sento ne permesas al la nomita K-do aniĝi al SAT, ĉar li ofte vidas esprimojn en niaj organoj, kiuj lin ŝokas. Estas ĉefe la tono, kiu lin ofendas, ĉar li ja komprenas, ke oni povas esti liberpensulo. — La kruda tono, kiam ĝi venas el profunda konvinko, estas pli bona ol la « unuflanke-aliflanke » de kompromisemaj demokratoj. Se proleto diras « La dio estas la monsako », tiam li estas proksima al la vero, ĉar « dio » k « patrio » estas pretekstoj de senreligiaj ekspluatistoj, por konfuzi la cerbojn de siaj viktimoj. La vera religia sento ne povas esti ŝokata per tia frazo.

En la sama numero troviĝis, kvazaŭ respondo, tre valora ĉefartikolo « Kun plena konvinko membro de SAT ».

Moderniĝo de Ĉinio.

« Nia Gazeto », la riĉenhava k plaĉe prezentita, paroligas — ĉinan pastron J.-B. Kao pri la moderniĝo de Ĉinio. La moderniĝo konsistas en tio, ke « la popolo estas mastro de la tuta nacio ; ĉio apartenas al ĝi ; eĉ la registaro devas

— página 5 —

SENNACIULO — 23

komplete dependi de la popolo, ĉar ĝi estas kreata k kontrolata de la popolo… Ĝi devas labori por la popolo k laŭ la volo de la popolo. » — Kompare kun tio ni citu la unuan paragrafon de la germana konstitucio : « La tuta ŝtatpotenco eliras de la popolo ». La demokrata trompo estas ja certe moderna.

« Oni kreas grandajn industriojn ; … oni uzas la modernajn maŝinojn k la modernan teknikon por la fabrikado »… — de kanonoj. Kiel do la ĉinaj kapitalistoj povos vendi la grandskale faritajn varojn al la mizeriĝinta ĉina popolo ?

« Nun (la malnovaj) religioj estas en dekadenco… La nuna registaro praktikas nenian religion, sed ĝi donas kompletan liberecon al popolo por religiaj aferoj. » — Tio estas do fruktodona kampo por la katolika eklezio ! Sur la marĉa grundo de l’demokratismo k indiferento de la flanko de l’ŝtato, la laboro de la jezuitoj havas la plej bonajn ŝancojn.

La LEA-Gazetoj atestas la forton.

Enhavo k amplekso de gazeto ĉiam spegulas la forton de la movado. Inter la plej gravaj de la laboristaj LEA-gazetoj elstariĝas la Nederlanda k la Sveda Laborista Esperantisto, kiuj ambaŭ vere ĝojige evoluas k atestas pri la kreskanta movado. La reguleco en la aperado, la zorga redaktado k la plaĉa prezentado de la riĉa enhavo meritas apartan mencion. Donante tiel ekzemplon al aliaj amikaj LEA-oj, la svedaj k nederlandaj K-doj plenumas pioniran laboron. Kuraĝon k sukceson por la nova jaro !

H. P.

Por la esp. infanaro.

De kelkaj monatoj la Ned. Federacio de Lab. Esperantistoj eldonas propran infangazeton : « La Vojo », redaktatan parte en holanda, parte en esperanta lingvoj. (Monata, ciklostilita, sed prese eldonota, se la abonanta nombro kreskos ; Adm. adreso : James-Wattstr. 42-a, Groningen, Nederl. Prezo : 0.50 guld. jare). La rubrikoj por infankorespondado k esp. instruo (kurso) estas bone prezentitaj. Pli malfacile solviĝas la elekto de taŭga legmaterialo, interesa por infanoj k laŭ nia spirito. Ni esperas, ke en venontaj n-oj la redaktoro, anstataŭ ekzalti la animojn por sanktuloj Martino k Nikolao, trovos okazon legendumi la belajn heroajn figurojn ĉu de famaj scienculoj, bonfarintoj de la homaro, ĉu de sindonaj laboristoj. Eĉ la historio de la moderna lab. movado ja liveras ekzemplojn pri heroismo, kiuj meritas esti prezentataj al niaj infanoj, sen ke oni bezonas fali de unu ekstremo (neŭtralismo favoranta al landaj tradicioj k moroj eĉ eklezi-devenaj) en la alian (eduko al politika dogmeco). Trovi la oran mezon estas la malfacila tasko de redaktoro de laborist-infana gazeto. Ni opinias, ke « La Vojo » solvos tiun problemon.

N. B.


Diskutejo

Ĉirkaŭ la Sovetia problemo.

Iom mirigite mi konstatis, ke la raporto pri la kunsido de l’Sennaciista Frakcio en Valencio vekis tiom da intereso ekster nia rondo. La tri K-doj, kiuj opiniis necese eldiri sian opinion pri tiu raporto, verŝajne konsentos, ke iliaj kritikoj ankaŭ necesigas miaflanke respondon. Por ke ĝi estu kiom eble plej mallonga, mi staros ĉe la vidpunkto, kiun montris K-do H. P. nome : ĉu en Sovetio konstruiĝas socialismo ?

Jam delonge tiu demando staris antaŭ mi insiste. Kaj nur antaŭ unu-du jaroj mi sukcesis, post longa, zorga k diversmaniera esplorado, akiri la firman konvinkon, ke en Sovetio stariĝas ne socialismo, sed ia novspeca sociosistemo, per kiu la simplaj laboristoj k kamparanoj estas eĉ pli abomeninde ekspluatataj ol en demokratie regataj landoj kapitalistaj. Kiam estos permesate en la SAT-organoj paroli libere pri Sovetio, kiel oni faras pri aliaj landoj, tiam mi pretas liveri pruvojn pri mia supra aserto.

Evidente, en ĉi tiu mia respondo al kritikoj pri la S.F. ne povas temi pri rebato al la grandskala blufo, organizita de la Stalina burokrataro. Mi nur petas la kredemulojn, ke ili bonvolu ne samigi industriigon kun socialismo. Neniu ja neas, ke en Sovetio konstruiĝas grandaj fabrikoj, elektroproduktejoj ktp. Kaj cetere tio okazas per la helpo de maŝinoj k inĝenieroj venigitaj el kapitalistaj landoj ! Estas en tio nenio esence socialisma. Same kiel en kapitalistaj landoj, en Sovetio la laboristoj estas dungitoj, k la diferenco inter la diversaj iliaj salajroj estas pli granda ol ie ajn alie. La sovetia ŝtato prunteprenas monon enlande k eksterlande k pagas eĉ pli altan renton ol kutime faras kapitalistaj landoj. Loterioj estas organizataj, kio estis ĉiam konsiderata de socialistoj kiel trompa k malmorala. En sovetiaj fabrikoj ekzistas la popeca laborsistemo, kio certe estas la plej abomeninda elsuĉado de laborista energio. La plusvaloro, anstataŭ iri en la poŝojn de privataj kapitalistoj, servas por vivteni en pli malpli privilegiita stato grandnombran parazitan burokrataron. Jam formiĝas nova klaso — oni eĉ povus diri : kasto — da gvidistoj, kiuj havas bonajn vivkondiĉojn, dum la granda amaso duonmalsatas. Por ilustri per iu konkreta ekzemplo ĉi tiun lastan aserton, mi diru, ke senlaborulo kun edzino k infano vivas en Parizo per la subvencio pli bone ol en Moskvo per 300 rubloj monate. Nu, en Sovetio la granda plimulto da laboristoj enspezas nur 80-90-100 rublojn !…

Dirinte mian longe antaŭe pripensitan opinion pri la speco de « socialismo », kiu konstruiĝas en Stalinio, mi nur aldonos, kiom bedaŭrinde ŝajnas al mi la konstato, ke ankaŭ SAT-anoj bonakceptas tiom senkritike ĉion oficialan, kio venas el Stalinio. Se K-do Lonte, ekzemple, estus malpli kredema, li certe demandus al si, kial subite estas en Sovetio disvastigata la patriotismo, dum antaŭe tio ne estis farata ; kial Sovetio aliĝis al la Ligo de Nacioj, dum antaŭ ne tre longa tempo la Geneva institucio estis de la tuta sovetia gazetaro k de ĉiuj kompartioj el la mondo kvalifikata : « rabista asocio de imperialistoj » ; kial pli k pli da burĝaj verkistoj k eĉ da dungitoj de grandkapitalistoj laŭdas la landon, kie la laboristoj ne rajtas striki, estas kvazaŭ katenitaj al la fabriko k bezonas pasporton por iri de urbo al urbo.

Anstataŭ entuziasmiĝi pro la fakto, ke La Internacio estas la oficiala himno de l’Stalina diktaroreco [?], K-do Lonte pli saĝe agus, se li ĉagreniĝus pro tia oficialeco mem. Jam faŝistaj muzikistaroj en Italio akceptis sovetiajn oficialulojn per la sonoj de tiu kanto, k tio, miaopinie, metis grandan makulon sur la kanton de l’Revoluciularo.

« Estrar’ nin trompis artifike, — « Por ni do — pac’ ! por ĝi milit’ ! « Rompinte la armeojn strike « Ni lasu l’vicojn sen hezit’. »

Ho ve ! La trompo daŭras. La kredemo ŝajne estas ne elradikigebla. Ankaŭ La Marseljezo iam estis revolucia kanto…, ĝis la franca respubliko alprenis ĝin kiel oficialan himnon…

Sed ŝajnas al mi, ke K-do P. Thorsen tenas la rekordon pri kredemo, kiam li diras, ke la burĝaroj el la tuta mondo prepariĝas por « detrui, ekstermi » Sovetion. Ĝis [?] ĝia aliĝo al la Ligo de Nacioj, tio povis kun iomete da ŝajna pravo esti asertata. Sed nun ? ! La diroj de Dimitrov k aliaj dungitoj de Komintern ne multe impresas min ; jam de kelkaj jaroj mi akiris la konvinkon, ke la kompartioj en ĉiuj landoj fariĝis obeemaj aparatoj en la servo de l’nacieca Stalina diplomatio. Kies panon oni manĝas, ties agojn oni laŭdas, diras la proverbo — kiom prave !

Mi ne povas fini ĉi tiun respondon, ne rimarkigante al K-do H. P., ke la S.F. ne havas sociopolitikan programon tute pretan k kiun ĝi intencus proponi al la tuta mondo kiel panaceon. Li bonvolu legi aŭ relegi tiurilate tion, kio troviĝas sur la pĝ. 31 de nia Manifesto. La sennaciistoj ne havas alian pretendon ol altiri la atenton de l’proletaro al tio, ke vera socialismo, t.e. paca, bonstata k libera sociordo, ne estas starigebla nur en unu sola lando, eĉ se ĝi ampleksus la duonon de l’mondo.

En la nuna stato de l’scienco k tekniko nur mondskalaj solvoj al sociaj problemoj estas laŭcelaj. La ideologio de l’homoj malfruas kompare al tiu stato k tio konsistigas gravan, danĝeran baron. Sekve unu el la plej urĝaj taskoj estas kontraŭbatali la naciismon sub ĉiuj ĝiaj aspektoj. Tial la sennaciistoj opinias, ke esp-o estas la unua angulŝtono, kiun oni devas meti en la fundamenton de la konstruota mondordo. Kiuj malatentas tion, tiuj ne agas konsekvence, eĉ se ili pretendas paroli en la nomo de « scienca socialismo ».

Unuvorte, la sennaciistoj metas la akcenton sur la naciecan problemon k celas montri la nepran neceson vastigi mondlingvon. Nur per tia rimedo povos naskiĝi k enplantiĝi en la cerbo de l’homoj laŭcela spiritostato, ebliganta la aplikon de solvoj laŭ tutmonda skalo. Por la sennaciistoj esp-o ne estas akcesoraĵo, sed grava faktoro, kiun oni nepre utiligu por starigi novan mondon. Kaj la fakto, ke nia lingvo ne trovis lokon en iu kvinjara plano, estas por mi plia pruvo, ke en Sovetio la interesoj de la simplaj laboristoj estas ankaŭ tiurilate perfidataj profite al aro da poliglotoj.

E. Lanti.

* * *

K-do A. Oskam el Roterdamo kritikas severe la artikolon aperintan en la n-o 423 : « En ĉio Naciismo » (de Bas Wels). Ni citas el lia longa skribaĵo jenajn partojn : « … Ĉiuj, kiuj klarigis al si la faktojn k la motivojn, kiuj estis ĉe la bazo de la partopreno de la holandaj aviadistoj en la vetflugo Mildenhol-Melburno, mokridetas pri tiu artikolo. Certe la nederlanda popolo estis dum k post la vetflugo en ekstazo, eble pli ol konvenas al la flegma karaktero de la holandanoj meztipaj, k eble ĝi ankaŭ iom troigis en rilato kun la reala valoro de la afero per si mem ; la akirita rezulto tamen estis brila k laŭdinda, kiu ja indus iom da nacia fiero… Se SAT volus kritiki econ, kiel tian k ĝin deklari neunuigebla kun sia dogmo, tiam SAT laŭ mia opinio ne havus ekzisteblon, ĉar tiam ĝi neniam povus havigi al si iom da influo sur la amason, almenaŭ ne tiom longe, kiom aliaj idealoj la amason animas, k… tiam la dogmo de SAT estus superflua. »

« … Estas sensencaĵo pensi, ke iu en Nederlando preparas militspiriton. Ke ĉiu aviadilo esence estas militaparato, ne estas tute ĝusta ; pli ĝuste B.V. skribus, ke ĉiu aviadilo pli k pli fariĝis militaparato. Sed jes, tio ja estas la sorto de ĉiu uzebla nova invento… La prezentmaniero de B.V., kvazaŭ la flugo de la Ajver estus militaviado, estas tute malkonvena. La Nederlanda K.L.M. (Reĝa Aviad-Asocio) intencas esti nur pura trafik-aviado.

« Tiaj trompaj artikoloj, kiel la ĉi tie celita, k multaj aliaj el Nederlando kaŭzas, ke multaj nederlandaj legantoj de « S-ulo » fine perdas la kredon en la fidindo de la artikoloj skribitaj ankaŭ de eksterlandanoj… »


[REKLAMO p.5] FR. AMUNDSEN (Oslo) diras pri la

Plena Vortaro de Esperanto

2-a eldono

interalie : « Konsiderante la grandegan laboron, kiu devis antaŭi la aperigon de tia verko k la bedaŭrinde ankoraŭ limigitajn vendeblojn, oni devas diri, ke la prezo estas konfuze malalta… »

512 paĝoj dense kompostitaj. — Solida tolbindaĵo. Prezo sur la bazo de 60.— fr. fr. + rekomendita afranko. Escepta prezo por aktivaj membroj de SAT : 54.— fr. inkluzive afranko (por la persona ekzemplero).

SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20.

— página 6 —

24 — SENNACIULO

En nia movado

(Kroniko)

ĈEĤOSLOVAKIO. Horni Bojanovice (Moravio). — K-do Frolišek gvidas kurson kun 15 p.

DANIO. Aarhus. — En nia urbo (88.500 loĝantoj) la esp. movado ne tre disvastiĝis, malgraŭ pli ol 25-jara ekzisto de neŭtrala societo. La juna germ. Ĉe-instruisto Ajo en 1930 unuafoje vekis la publikan intereson. Antaŭ du jaroj fondiĝis Lab. esp. sekcio. Komunistoj k socialistoj unuece fondis la sekcion sed kiam la komunistoj rimarkis, ke ili estis malplimulto, ili forlasis la klubon, k nun laŭ la regularo ĉiuj membroj apartenas al la socialista movado (II-a Internacio).

Pasintan vintron instruis en kursoj hungarino Ica Galambos, sed ni ne multe progresis. Preskaŭ senrezulte la klubestraro sendis al ĉiuj lab. organizoj en la urbo cirkuleron propagandcelan. Ĉi-jare ni ricevis lertan Ĉe-instruiston de la dana esp. instituto (s-o A. Weide). Pri lia sukcesa laboro legu la rap. en la antaŭa « S-ulo ». En nia ekspozicio (lastdecembre) estis ankaŭ videbla grandega SAT-emblemo ; ekster la domo flirtis la ruĝ-verda standardo. Granda reklamelpendaĵo elvokis la scivolon de la promenantoj. La plej efika reklamilo konsistis el tri k duonan metrojn alta propagand-kolono, kiu laŭ permeso de la urbestraro k polico, estis starigita meze de la granda placo antaŭ la stacidomo, videbla de tri stratoj. 25.000 flugfolioj estis disvastigataj en Aarhus k la tri antaŭurboj.

La sinteno de la lab. gazeto « Demokraten » estis valora. Ĉe la malfermo alvenis ĵurnalisto, kiu ricevinte klarigojn en la ekspoziciejo (Hotelo « La Espero ») bone raportis pri la afero. Sekve de tiu reklamado en la du plej grandaj taggazetoj (unu burĝa, unu laborista) aperis grandaj artikoloj pri esp-o k la unua leciono de kurso por komencantoj, kiu daŭros dum 20 dimanĉoj. Oni devas konsideri, ke tiuj gazetoj estas legataj de preskaŭ ĉiuj personoj en la urbo k la antaŭurboj. Multaj vizitis la ekspozicion, k ĉe la fino okazis Zamenhoffesto en salonego de la laborista kunvendomo. (Parolinto : A. Weide). En januaro komenciĝis novaj kursoj (unu daŭriga kurso gvidata laŭ « Petro »). — R. J.

FRANCIO. Parizo. — La 1-an de januaro la Grupo de FEO organizis bankedon konsistantan el simpla vegetara manĝaĵo kuirita de grupaninoj, en Junulara gastejo ekster Parizo ; ĝin partoprenis 24 p. Poste okazis parolado de K-do H. P., ludoj, kantado ktp. Estas intencite organizi tian komun-manĝadon ĉiumonate.

NEDERLANDO. Zaandam. — Sep kursoj de profesia esp. instruisto Brukenberg (en 5 lokoj) kun sume 220 p. (inter ili 70 geknaboj).

SVEDIO. Malmö. — La SAT-rondo kunvenis dum la pasinta jaro regule ĉiun monaton. En ĉiu kunveno unu el la Gek-doj faris paroladon, kiun sekvis diskuto. Tiu aranĝo estis laŭ nia konkludo tre bona en la unua periodo de aktiveco, ĉar per tio la rondanoj spertiĝis en la uzado de la lingvo. Ĉiuj anoj laŭvice prezidis k protokolis. — Ni opinias nun la tempon matura por pli pozitiva agado. Tiucele ni komencis organizi informservon utilige al sindikatoj. Sed, bedaŭrinde, ŝajnas, ke kompreno sufiĉa tiaflanke mankas ĉe la tutmonda anaro. Ĉu la aparato ne funkcias, aŭ mankas sistemeco ? Nia rondo estonte pritraktos tiun aferon k kredeble aperigos pozitivan proponon. Mondsolidare E. Norman (13 132).

DEK STUDANTAJ GEJUNULOJ, apartenantaj al la soc.-dem.-junular-movado, ĉiuj komencantoj, deziras korespondadi. Al ĉiu korespondanto ni respondos. Adreso : E. Nyrell, S. J. Bostadshus. Hessleholm (Svedio).

Memornoto

PRIESPER. ARTIK. K NOTOJN ENHAVIS : Arbetaren, Stokh., 31.12. ; Signalen Stokh., 13.12., 3.1. ; Suomen Sosialdemokraatti, Helsinki, 4.11., 2.12. (kurso, pri SAT), informoj en esp. ; Nepszava, Budap., 15.12. ; De Fakkel, Amsterd., 18.12., 8.1. ; Demokraten, Aarhus, 9.12. (kun bildoj).

PRI SAT RAPORTIS : Utopian News, Los Angeles, 13.12. ; Suomen Sosialdem. Helsinki, 7.10. (Kongreso).

NIA POŜTO

Jovado. — Via informo jam entenas nenion esence novan pri la temo, kiu jam sufiĉe estas pritraktita en antaŭaj n-roj de nia space tre limigita gazeto.

Tri esp. kluboj, 70 anoj, komenc. k progresintoj, dez. kor. kolekt. k individue per PK k L kun Gek-doj ĉiulandaj. Unufoja resp. garantiata. Skribu multnombre al Elog Olsson, Fredsg. 43, Katrineholm, Svedio.

Recenzejo

ROLLET DE L’ISLE : L’INITIATION A L’ESPERANTO. 2-a eldono. 1934. Belga Esperanto-Instituto, 11, rue du Petit-Chien, Antverpeno. 78 p. Form. 13×21. Prezo neindikita.

Propaganda broŝuro franclingva kun multaj detaloj pri organizo k historio de la esp. movado. La apero de dua eldono montras ĝian valoron.

E. K. DREZEN : NORMIGO DE SCIENCE-TEKNIKAJ KONCEPTOJ, TERMINOJ K SIMBOLOJ. 108 pĝ. Form. 12×19. Vol. 5 de Biblioteko de Tutsovetia Normig-Komitato. adr. ul. Razina 12, Moskvo 12. Prezo : 2 rbl. Ruslingva kun 3-paĝa resumaĵo en esp-o.

Radio Hilversum !

Dissendoj en k pri esp-o okazos de stacio Hilversum (ondo 1.875 m), je 19.10-19.30 horo (parolonto : K-do F. Faulhaber) prezid. F.L.E., je la

  • 2.II. pri celo de la radio-elsendoj ;
  • 16.II. lingva prelego ;
  • 2.III. pri la esp. movado.
  • 16.III. por la infanoj ;
  • 30.III. por la virinoj ;
  • 13.IV. Memorigo pri morto de Zamenhof ;
  • 27.IV. Rerigardo de la Federacia Kongreso (okazonta 20/21.IV.).

La dissendoj okazas dank’al Laborista Radio-Asocio « Vara », Postbus 50, Hilversum, Nederl., al kiu oni skribu post aŭskultado instigajn vortojn, petante daŭrigon !

[REKLAMO p.6] Diskonigu k abonigu

Sennacieca Revuo-n

la 16-paĝan ĉiumonatan ilustritan sociopolitikan k literaturan gazeton de SAT.

El la enhavo de la januara n-ro :

Leteroj el Meksikio, Jugoslavio, Svedio, kc. Mond-Ekonomio. Diskutejo. — Hungara, dana, sveda laborist-tendenca literaturo. Ĉina filozofio. Ktp, kc.

SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20.

Korespondado

AŬSTRIO.

Kongrespartoprenonto deziras kor. kun francaj K-doj. K. Gehmayer, instruisto, Genossenschaft 7, Attnang.

ĈEĤOSLOVAKIO.

Esp. grupo dez. interŝanĝi L., PK., PM., kĉl. Certe respondas ! K-doj pruvu utilecon de esp. koresp. Skribu al K-do Jozef Stankuš, Poruba u Olrové 83, Slezsko-Teš.

Juna esp-isto dez. kor. kun eksterl. Gek-doj. Certe resp. Willi Richter, Zel. pluk. 1 zel prov. rota, Pardubice.

FRANCIO.

Kvar sudfranciaj instruistinoj dez. kor. kun Gek-doj. Skribu al : Lentaigne, Villeveyrac, Hérault.

Laval. — SAT-ano 18 983, 5, av. Eugène Courel, Champigny, petas pri nuna adreso de K-do Marcel Urbain, antaŭe en La Varenne.

NEDERLANDO.

F. L. E.-Sekcio Roterdamo 5 serĉas korespondantojn kĉl. pĉt. Resp. garantiata. Skribu al K-do Th. Morel, Hillestr. 39a, Rotterdam-Zuid.

Ni bezonas por nia Ekspozicio ĉian materialon (gazetoj, prospektoj k ĉiaj esp.-aĵoj). Unufojan resp. ni garantias. F.L.E.-Sekcio Roterdamo 5. Sendu al K-do C. v. Essen, Westerbeekstr. 80, Rotterdam-Zuid.

18-jara K-do G. J. van Dam, Kastanjestr. 43, Chevremont-Kerkrade, dez. kor. kun Gek-doj el diversaj landoj.

PORTUGALIO.

K-do D-ro Jorge Sanches de Castro e Santos, R. do Bonfim 76, 1°, Porto, dez. kor. kun Gek-doj, precipe junaj, ĉiul., speciale kun Meksikio k Turkio k ankaŭ kun Sovetio (tra Francia adreso).

SVEDIO.

Esp. kurso dez. koresp. kĉl. K-doj pri ĉ. t. Adreso : Erik Sörqvist, Kocksgatan 41 n. b. ö. g. Stockholm.

NEKROLOGO

Per ĉi tio ni plenumas la malĝojan komision, sciigi al la SAT-anaro, ke la senindulga morto forprenis el niaj vicoj

K-don B. M. EERDMANS. SAT-ano n-o 17375

Kun li foriris vera K-do esperantista, kiu ĉiam fidela al la deziro Zamenhofa staris aktive en la esperanta movado.

La Roterdama Distrikto de la Nederlanda L.E.A. ne nur perdis bonan anon, sed ankaŭ modelulon por la movado ĝenerale, al kiu li verve dediĉis sian tutan liberan tempon.

Materie li disiĝis de ni, sed spirite li ĉiam restos inter ni.

Distrikta Estraro.

Le Gérant : L. GLODEAU.

PRES. GRANCHAMP, ANNEMASSE — 38-1-35.

N.º 426, 25 de febrero de 1935

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

11-a JARO, N-o 426 — MONATA ESPERANTO-GAZETO — 25. FEBRUARO 1935

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO, ADMINISTREJO K SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO : 67, avenue Gambetta, Paris 20e Poŝtĉekaj kontoj je nomo de SAT-Paris : Bruxelles n-o 350 189, S’Gravenhage n-o 211 533, Kopenhago n-o 4 986, Paris n-o 1234 22, Stokholmo n-o 74 153, Wien n-o D-109 068, Zagreb n-o 41 448, Zürich n-o VIII-200 49. Alilande oni pagu per poŝtmandato je nomo de SAT bonvalutaj devizoj en rekom. letero aŭ bankĉeko je nomo de « Bannier ».

PRINCIPOJ DE UNUECO

Jam de kelka tempo oni diskutas en lab. esp-aj gazetoj pri kunigo de ĉiuj proletaj esp-istoj en unu solan organizon. Al tia demando certe rilatas simpatie ĉiu sincera K-do. Sekve, ni ĉiuj devas bone pripensi la aferon, cerbumi por trovi la plej facile ireblan vojon k tiucele difini la gvidprincipojn, kiuj donu la ĝustan orientadon k certigu eviton de erarpaŝoj.

Por pristudi tiun problemon, ĉu ni staru ĉe pure abstrakta pozicio ? Aŭ ĉu ni prikonsideru la faktojn tiaj, kiaj ili estas, la realaĵon sub ĝia kruda apsekto ? Ĉiu certe konsentos, ke la lasta vidpunkto estas la sole taŭga.

Larĝtrajte, unueco ekzistis pere de SAT ĝis la jaro 1930. Kial ĝi rompiĝis ? Ĉu la principoj metitaj en la Statuton de la Asocio estis ne ĝustaj, ne celkonformaj ? Al tiuj demandoj mi respondos, paroligante faktojn. Ĉiu persono, kiu volos esplori senpasie k serioze la historion de nia movado, helpante sin per la dokumentoj, troveblaj en protokoloj de kongresoj aŭ aliaj presaĵoj, nepre alvenos al sama konkludo kiel la mia.

Sed antaŭ ol komenci tiun esploradon, mi opinias necese atentigi la legantojn, ke mi ne havas respondecon en la gvidado de SAT k sekve parolas nur en mia propra nomo. Eble la nuna Plenum-Komitato aliel prezentas al si la problemon… Mi ne havas alian celon, alian deziron ol helpi al Gek-doj prijuĝi mem la demandon.

I.

La unua principo, kiu direktis ĉe la fondo de SAT estis, ke necesas apartigi laŭklase la esperantan movadon ; ke tia apartigo estas necesa en la intereso mem de l’tuta esp-a movado. En la tri eldonoj de « For la Neŭtralismon ! » oni ja povas legi :

« Kiam esp-o sukcesas en burĝaj rondoj, mi kompreneble ĝojas. Konvinkita mi estas, ke universala lingvo entenas econ revoluciigan. Samkiel cetere ĉio scienca : Internaciismo estus ja nur revo, se ne ekzistus fervojoj, telegrafo, aviadiloj ktp. Vole nevole la scienculoj laboras por tutmonda revolucio… »

Al tio konsentis ĉiuj SAT-anoj. Neniam do temis ĝeni aŭ detrui la neŭtralan movadon. Tamen iu persono, kiu ĉe la fondo de SAT ne tuj aliĝis k dume preferis koketi kun neŭtraluloj, konigis siajn sekretajn pensojn en novembro 1929. Senbrida komandemo k regemo montriĝas en jena cito, ĉerpita el la n-ro I de « Kunligilo », konfidenca bulteno, kiun ricevis, en la tempo de l’ preparo al la skismo, nur la anoj de la Komunista Frakcio, k kiu venis en miajn manojn per iu mistera vojo :

« Fakte por ni SAT estis ĝis nun valora de du vidpunktoj : 1) kiel movado frakasanta k iom post iom per si anstataŭanta la neŭtralan movadon esp-an k 2) kiel asocio prezentanta certajn eblojn doni informojn pri la lab. k la klasbatala movado al la SAT-anoj k per ilia helpo al la laboristoj-proletoj diverslandaj.

« La klasbatalaj esp-istoj k intelektaj fortoj per ili reprezentataj estas jam nun sufiĉe maturaj por povi ankaŭ memstare, sen interveno de politike senforma asocio simila al SAT, daŭrigi la laboron de la frakasado k anstataŭado de neŭtrala movado… »

Parolinte poste pri « fals-Marksista gvidado de SAT » k pri « fuŝa oportunisma filozofado », la konspiranto daŭrigas :

« Se tiu fuŝado oportunisma daŭros k se ni ne povos en la kadroj de SAT ĝin malhelpi, tiam nature ni devos konstati, ke SAT perdas por ni ĉian valoron…, ke ĉiuj klaskonsciaj k klasbatalpretaj revolucianoj devas foriri el SAT k serĉi novajn vojojn por efektivigi sian revolucian agitpropagandan peresperantan laboron inter la laboristoj diverslandaj. »

Tiu ridinda pretendo k maldelikata ruzo estas anonime esprimitaj. Sed mi timas neniun dementon, asertante, ke ili estas de E. Drezen, kiu iniciatis k gvidis la tutan skisman entreprenon en nia movado.

Ni do notu bone en la memoron, ke jam en la jaro 1929 ekzistis sekreta organizo celanta : 1) Trudi al SAT taskojn, kiujn ĝi neniam havis antaŭe ; 2) tiucele kapti ĝian gvidadon ; 3) en okazo de malsukceso fari skismon. Se la spaco permesus, mi povus liveri pri tio multajn aliajn pruvojn, ĉerpitajn el la 9 n-roj de « Kunligilo », kiujn mi posedas k konservas por plene informi eventuale personojn, kiuj havas en tio intereson.

II.

La dua principo, kiu ĉiam havis la unuaniman aprobon en ĉiuj niaj kongresoj, estas eldirita en la gvidrezolucio, voĉdonita ĉe la fondkongreso de SAT en Praha :

« Konsiderante : a) ke la ĉefa tasko de nia Asocio povas neniel esti politika, ĉar jam ekzistas klasbatalaj organizoj ; b) ke samkiel antaŭ 20 aŭ 30 jaroj estis nepre necese, ke ĉiuj praktikantoj de esp-o — ĉu pastroj, ĉu anarkistoj, ĉu policanoj — ariĝu por montri per faktoj, ke artefarita lingvo povas esti uzata en la praktiko, estas nun necese, ke ĉiuj esp-istoj, anoj de diversaj klasbatalaj organizoj, ariĝu en unu solan Asocion por montri al la proletaro, per imponaj faktoj, kiom utilega estas esp-o por la batalo kontraŭ la kapitalisma sistemo. »

Kiaj estu tiuj « imponaj faktoj », kiuj konvinku la proletaron pri la utilego de esp-o ? Ili povas esti nur jenaj : kongresoj, ampleksaj k ofte aperantaj gazetoj, abunda k valora literaturo, informaparato liveranta sciigojn al lab. nacilingvaj gazetoj, praktikaj servoj inter la esp-istoj.

Ĉion tion provis plenumi SAT k kelkrilate ĝi sukcesis : okazis ja ĉiujare impona kongreso k « S-ulo »

— página 2 —

26 — SENNACIULO

estis antaŭ la skismo 12-paĝa, semajna, k publikigis la materialon de informaparato en la rubriko : Esperanta Servo.

III.

La tria principo estas, ke por la prosperigo al nia movado, ĝi devas esti dufaka : 1) poresp-a (LEA-oj) ; 2) peresp-a (SAT) k ke mondlingvanoj nenial devas organiziĝi internacie, sed sennaciece.

Kiam oni vidas, ke la naciismo venke antaŭeniras ĉie en la mondo ; kiam oni ĉagrene konstatas, ke unu post la alia naciaj sekcioj de diversaj Internacioj fiaskas en sia laboro k malaperas antaŭ la faŝismo, ŝajnas al mi tute superflue argumentadi por montri la pravon de tiu lasta principo…

* * *

Tiuj tri principoj estas tute klare eldiritaj en la Statuto de SAT, kiu estis referendume akceptata de grandega plimulto. Tamen okazis skismo. Ĉu pro maltaŭgeco de la Statuto ? Ĉu pro malobeo al ĝi ? La faktoj parolu : Kiel ni vidis, nia Asocio ne havas politikajn taskojn k ĉiuj tendencoj povas esti en ĝi reprezentataj. Kontraste, en la Statuto de IPE ni trovas :

« … b) unuigas, organizas k gvidas ĉiujn proletajn esperanto-organizojn k esperantistojn sur bazo de la revolucia klasbatalo, de la dialektika materialismo, de proleta internaciismo. »

Kion signifas tio ? Tio signifas tute klare, ke anarkistoj, sindikatistoj, ISK-anoj k.a. kiuj ne riverencas senrezerve antaŭ la dialektika materialismo, ne povas havi lokon en IPE. Kaj en la gvidrezolucio, akceptita ĉe la fondkongreso de la skisma organizo, oni legas interalie jenon :

« 7. IPE plej akre plu batalos kiel kontraŭ oportunisma sennaciismo, tiel ankaŭ kontraŭ la reformisma ideologio de la socialdemokratio, subtenantaj la imperialismajn rabadojn k militojn, kiuj plenumas la taskon deteni la laboristojn de klasbatalo k malhelpi la efektiviĝon de la ruĝa unueca fronto. »

Nu, ankaŭ sennaciistoj k socialdemokratoj devas stari ekster IPE.

Sed iu povus argumenti jene : la grandega plimulto de la organizitaj laboristoj akceptas la dialektikan materialismon k pro tio nur ĝi povas konsistigi la larĝan konstruan bazon por nia movado. Feliĉe tia sofismo estas okulfrape videbla. La sperto ja instruas, ke la anoj de tiu marksisma doktrino eĉ ne konsentas inter si pri ĝia apliko. Ekzistas diversaj skoloj, kiuj pretendas pli bone unuj ol la aliaj kompreni k instrui tiun teorion. Sufiĉas mencii la nomojn de Kaŭcki, de Stalin, de Trocki por ke oni tuj konsentu pri mia diro. Kaj lastatempe, la eksprezidanto de Komintern, Zinovjev, estis sendata en malliberejon por tie lerni dum 10 jaroj la ĝustan komprenon pri apliko de marksismaj principoj…

Ekrigardante super la historion de la lab. movado, oni ekvidas, ke en ĝi estis senĉesa dissplitiĝo, rekuniĝo, denove skismiĝo ktp. Sekve, se oni volas sincere k prudente difini la principojn, kiuj ebligu al ĉiuj lab. esp-istoj senescepte kuniĝi en saman organizon k tie daŭre kunlabori, la unua kondiĉo estas rifuzi kiel oficialan, iun ajn apartan vidpunkton de iu ajn el la nun ekzistantaj organizoj. Tial ke nia movado ne povas, k sekve ne devas, ludi politikan rolon, plenumi pure politikajn taskojn, estus ja tute malsaĝe trudi al ĝi iun ajn socipolitikan programon.

Kiuj parolas pri unueco k pli malpli kaŝe pretendas trudi la vidpunkton de sia propra partio, tiuj ne parolas sincere, se ili estas inteligentaj. Se ili estas sinceraj, fanatiko blindigas ilin. Ambaŭkaze tiaj predikantoj pri unueco estas neniel atentindaj…

* * *

El tiu rapida ekzameno super la problemo vidiĝas klare, ke la principoj, laŭ kiuj fondiĝis SAT, antaŭ 14 jaroj, estas la sole ĝustaj k ke la skismo, okazinta en nia movado, rezultas de tio, ke tiujn principojn forgesis, malatentis aŭ konscie malobeis parto el niaj Gek-doj. Pri la konscia malobeo, pri la decida intenco rompi nian unuecon, ni cetere trovas pruvon, cinike konfesitan, en la n-ro 44 de « Internaciisto », julio 1932 :

« Kun ĉiu tago pli klariĝas la neeblo, konservi iujn mezajn poziciojn inter la reakcia burĝaro k la batalanta por sia liberiĝo proletaro. En tia situacio estiĝas tute komprenebla la fakto, ke ankaŭ la proleta esperantistaro rompas decidoplene ne nur kun la neŭtrala, fakte burĝa esperanta movado, sed ankaŭ kun la nebulecaj, fakte oportunistaj, malklasbatalaj ideoj de supernacia k supertendenca SAT.

« Se tio ne okazus, la proleta esperantistaro ne meritus la nomon proleta k la tuta « proletesperantismo » devus esti konsiderata kiel tromplogilo por laboristoj, certacele utiligata de la burĝaro. LA SKISMO EN SAT, LA APARTIĜO DE LA REVOLUCIAJ ELEMENTOJ FOR DE LA ELEMENTOJ OPORTUNISTAJ K RENEGATREVIZIONISTAJ ESTIS NECESA K ANTAŬDIFINITA DEPER LA TUTA LOGIKO DE LA DISVOLVIĜANTAJ SOCIAJ INTERBATALOJ. » (La substreko estas nia.)

La supra skisma deklaro estas subskribita E. Drezen k destinita al la unua kongreso de IPE. Kion li sekrete diris en la konfidenca « Kunligilo » du jarojn antaŭe, tion li malkaŝe konfesas, kiam la delonge preparita skismo estas efektivigita… Tiaj estas la faktoj, kiujn mi ne volas komenti, ĉar eble bonanimaj personoj dirus, ke mi parolas pasie.

— Nu, flustras al mi en la orelon, iu el tiuj naivaj, kredemaj homoj, kiuj nepre volas trovi pravigon al la plej fiaj k malsaĝaj faroj, vi mem faris skismon en la esp-a movado, kriante : « For la Neŭtralismon ! » ĉu do ne estas ĝuste opinii, ke 10 jarojn post la fondo de SAT venis ankaŭ la tempo por fari similan rompon en nia movado ?

Por montri la senvalorecon de tiu argumento, mi faros nur du rimarkigojn k kelkajn mallongajn citojn : 1) Hodiaŭ, kiel antaŭ 14 jaroj, mi havas la konvinkon, ke laŭklasa apartigo de la movado estas necesa, k sekve nun ne parolas pri rekunigo de la burĝa k proleta movadoj. 2) La sperto montris, ke SAT estas viv- k laborkapabla.

Kaj nun ni aŭskultu la konfesojn, faritajn ĉe la lasta kongreso — pardonu ! mi eraras, temas nur pri « konferenco » — de IPE. Kiel mi diris komence, nur la faktoj kvazaŭ parolu. Sed por ke ili estu tute klare kompreneblaj, necesas antaŭe memorigi, ke la skismigintoj celis frakasi la neŭtralan movadon k detrui SAT-on. Tiucele estis starigitaj IPE k ISLK (Internacia Sekretariaro de la Lingvokomisionoj) :

« Ĉu hodiaŭ ni kapablas grandskale entrepreni la organizadon de kolektiva korespondado ? Certe ne ! La lingvonivelo de IPE-membraro estas hontinde malalta ; tiom, ke nur etan frakcion de la tuta anaro ni povas taksi tradukkapablaj. »

. . . . . . . . . . . . . . . .

« En « Sur Posteno » estas pli da enigmoj ol troviĝas sur la dorsa paĝo. » (Estas delikata maniero de la aŭtoro por diri, ke la IPE-gazeto estas fuŝredaktata.)

. . . . . . . . . . . . . . . .

« La fakto, ke ekzistas tia aferstato en la lingvo-kampo, per si mem pruvas ke ISKL plene fiaskis en sia laboro. »

. . . . . . . . . . . . . . . .

« Kelkaj montras kontraŭstaron al Plena Vortaro, dirante, ke ĝi havas multajn mankojn. Tion ni povas konsenti (Verŝajne la K-do parolas pri la unua eldono. E.L.), sed ni

N.º 427, 25 de marzo de 1935

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

11-a JARO, N-o 427 — MONATA ESPERANTO-GAZETO — 25. MARTO 1935

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO, ADMINISTREJO K SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO : 67, avenue Gambetta, Paris 20e Poŝtĉekaj kontoj je nomo de SAT-Paris : Bruxelles n-o 350 189, S’Gravenhage n-o 211 533, Kopenhago n-o 4 986, Paris n-o 1234 22, Stokholmo n-o 74 153, Wien n-o D-109 068, Zagreb n-o 41 448, Zürich n-o VIII-200 49. Aliilande oni pagu per poŝtmandato je nomo de SAT bonvalutaj devizoj en rekom. letero aŭ bankĉeko je nomo de « Bannier ».

AKTUALA DEMANDO : LA ORGANIZA PROBLEMO

Ne estas mirige, ke la diskutado pri la problemo, tuŝanta la principon de organizado, ne jam rezultigis definitivan solvon. Oni eĉ povas diri, ke la diskutado ne jam penetris ĝis la decidiga punkto k ankoraŭ suferas pro malklara problemformulo. Multaj miskomprenoj baras la vojon al fruktodona diskutado. Ne mankas la historiaj spertoj, tute ne ! Kvazaŭ neelĉerpebla puto la historio, precipe la plej freŝdata, malavare ofertas al la serĉemulo siajn nefalseblajn faktojn k provizas nin per veraĵoj, kvankam ne tre dolĉaj, sed tamen ne korupteblaj.

Oni ne bezonas la eksterordinaran kapablon aŭdi la « internan » voĉon aŭ havi misteran senton, kiuj flustrus al ni konsilojn pri la plej bona vojo al nia socialisma celo. La historio havas multe pli raŭkan voĉon k parolas tiom laŭte, ke eĉ surduloj — oni povus pensi — devus aŭdi ĝin.

Kion do ĝi sincere komprenigas al ni ? « Viaj klasaj malamikoj larĝfronte venkis vin » — ĝi lakone diras. Ĉu ni vere estas venkitaj ? Efektive, la kreskanta faŝismo en ĉiuj anguloj de la mondo estas fakto, k grandaj, tieldire modelaj, organizoj falas kiel herbo sub la falĉilo de la kampulo. Sed, ĉu ne ekzistas ankoraŭ batalema spirito inter la venkitaj klasbatalantoj, kiel montras ĉiuloke la heroa sinteno de la Kamaradoj ? Ĉu ili ne daŭrigas sub la minacantaj paragrafoj de la faŝisma leĝaro la laboron, la organizadon ? Ĉio ĉi estas vera, nerefutebla. Nur unu sola demando stariĝas antaŭ ni, grava k neevitebla : Kial ni estas venkitaj ? Se ni ne solvas tiun ĉi demandon, se ni ne malkovras la kaŭzojn de tiu ĉi dekadenco en nia laborista movado, tiam ni ne povas esperi, ke niaj fortoj iam ajn superos tiujn de la malamiko. Ĉar ja en nia mondo ekzistas absoluta leĝo, kiu diras, ke samaj kaŭzoj sekvigas samajn efikojn. Laborante kiel ĝis nun, aplikante la samajn armilojn, starigante nian movadon sur la samajn principojn, kiuj montriĝis ne taŭgaj, mankohavaj, tiel ni vere ne povas esperi pli bonan rezultaton, ol kiun ni atingis ĝis nun. Ni povas kompari nian batalon kun tiu de armeo, kiu ankoraŭ uzas pafarkojn k sagojn, dum la kontraŭulo jam uzas maŝinpafilojn k kanonojn. Ĉu tiam sufiĉas entuziasmo, batalemo, kuraĝo ? Certe ne. La pli bone ekipita malamiko spitas al tiuj ĉi atributoj de nobla karaktero k senindulge frakasas la vicojn de tiuj ĉi herooj. Ni do devas klopodi por trovi la rimedon, kiu egalvaloras, eĉ superas tiun de la kontraŭulo.

La forto de la laboruloj troviĝas en ilia organiziteco. Unu estas neniu, sed ĉiuj estas nevenkeblaj. Analoge al tio oni povas diri : La laboruloj el unu sola lando estas malfortaj, sed unuigitaj tutmonde — neekstermeblaj. Kvankam la organiza problemo ne estas la sola, ĝi tamen havas distingan gravon neneigeblan. Nur la organizita kunlaboro de la mondproletaro kondukos nin al pli efika defendo de niaj rajtoj k fine al la venko de nia idealo. Ĉiu sukcesinta atako kontraŭ la klasmalamiko en iu lando ne povas rezigni pri la helpo de la klasfratoj ĉiulandaj. Ĉu estas necese memorigi pri la obstinega batalo de la rusa proletaro kontraŭ la blankgvardiaj bandoj subtenitaj de la kapitalistaj landoj ?

Ĝi venkis, ĉar la banditoj ne plu trovis helpantojn inter la militlacaj popoloj.

Sed kiu opinias, ke la najbaraj ŝtatoj de Hispanio tolerus venkintan revolucion en tiu lando ? La interveno de la kapitalistaj landoj, por restarigi « la ordon », estus certa. Ĉu ne la granda striko de la anglaj karbministoj estis malsukcesa, ĉar la germanaj karbministoj profitis la prosperon kaŭzitan de la grandkvanta aĉetado de karbo fare de la anglaj kapitalistoj ? Necesas konsulti pli longe la historion. La faktoj estas klaraj.

Certe ja, depost la naskiĝo de la laborista movado jam ekzistas Internacioj. Sed kian efikon povas havi tiuj malfirmaj interligoj de kelkaj partiemuloj, se la amasoj restas nekleraj pri la situacio, pri la bataloj de la eksterlanda klasanaro ? La decidoj de la Dua Internacio, ekzemple, eĉ ne estas devigaj, sed nur rekomendaj por la aniĝintaj asocioj ! Ĉiuokaze la laboristaro ne estas aganta faktoro sur internacia kampo, sed nur marioneto en la manoj de kelkaj funkciuloj aŭ almenaŭ pasiva elemento. La amaso ne havis eblon juĝi la situacion en la aliaj landoj, ĉar ĉio iris tra la plumoj de tiuj funkciuloj. Ĝi ne havis la rimedojn ĉerpi mem el la origina fonto, ĉar la lingva baro ne estis transsaltebla. Esperanto revolucie ŝanĝis tiun staton k ebligas al ĉiu simpla laboristo kontroli la internacian agadon de siaj politikaj aŭ sindikataj funkciuloj. Sed por povi tion, la ĝisnuna organizsistemo neniom plu valoras. La aktiva kunlaboro de la proletaro necesigas organizon, kiu senpere kunligas unu la alian, trans la limoj, kiuj estas kapitalista inventaĵo historie kreskinta, sed forĵetinda de la tutmonda proletaro. Tio validas antaŭ ĉio por la laborista esperantistaro. Kia arkaika konduto, paroli pri germanoj aŭ francoj, pri hispanoj aŭ aŭstroj ! Same sensenca kiel paroli en Francio pri bretonaj aŭ normandaj Kamaradoj. Foriginte la lingvan diferencon oni ne plu trovas distingilon inter la samsortanoj de nia ekspluatista socio.

La sennacieca organizo sendube plifortigas la solidaron inter la laboristoj k ebligas al ili aktive kunlabori en la granda tasko de la tutmonda emancipo.

H. P.

— página 2 —

32 — SENNACIULO

XV-a KONGRESO DE SAT EN PARIZO

3.-7. aŭgusto 1935

Adreso : SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20

3. Komuniko

KONGRESEJO. La kunsidoj de la Kongreso okazos en bela k moderna ejo « Salle ADYAR », Square Rapp (avenue Rapp), Paris VII, tute proksime de la Marskampo k de la Eiffel-Turo : Metro-stacio — subtera fervojo : Ecole Militaire aŭ Alma-Marceau. Elvagoniĝante ĉe ĉi lasta stacio, oni devas transiri la Sejnponton k trafas tiam rekte la avenuon Rapp. Elvagoniĝante ĉe « Ecole Militaire », oni devas sekvi la Avenuon Labourdonnais ĝis la placo Marskampo (Champ-de-Mars), kie komenciĝas la Avenuo Rapp.

VETURPREZOJ. Ni notas la vojaĝkostojn por la ĉefaj eŭropaj urboj en fr. frankoj ; ili estas kalkulitaj por triaklasa bileto, alira vojaĝo ; ne kalkulita estas la rabato. Oni povas kalkuli pri granda rabato, eble eĉ 50 %a je la simplaj biletoj. I.R. signifas Ir-reira bileto sur la francaj fervojoj.

Prezo de Parizo al
Marsejlo 172.— (I.R. 274.—)
Alĝero 405.— (I.R. 682.25)
Bruselo 60.50
Amsterdamo 122.75
Varsovio 371.—
Riga 507.—
Bazileo 105.— (I.R. 167.50)
Zûriĥo 144.— (I.R. 231.—)
Zagrebo 422.— (I.R. 758.50)
Barcelono 229.80 (I.R. 358.—)
Lisbono 332.—
Antverpeno 69.25
Roterdamo 102.75
Kopenhago 344.—
Stokholmo 438.75
Tallinn 551.—
Ĝenevo 120.50 (I.R. 192.25)
Vieno 366.25 (I.R. 685.—)
Belgrado 498.— (I.R. 911.25)
Valencio 296.40
Londono 167.50 tra Bulonjo
» 182.— tra Kalezo
» 137.— tra Diepo (I.R. 226.75)
» 167.75 tra Le Havro
» 157.75 Le Havro — Southampton
Manĉestro 100.— pliaj (I.R. 200.— pliaj)

La granda fervoja rabato tute ĝenerale konsentata ĉi-somere al turistoj venontaj al Parizo, certe instigos multegajn Gek-dojn, partopreni al nia Kongreso. Ni tion forte esperas ! Kaj ni petas ne ŝanceliĝi por sendi la Aliĝon, ĉar nur tiel la Komitato havos la eblon iom ĝuste pritaksi la amplekson de la aranĝo k laŭ tiu mezuro disponi la elspezojn farotajn.

KARAVANO EL NEDERLANDO. Verŝajne la holandaj Gek-doj multnombre vizitos la Kongreson. Por tiuj, kiuj havas sufiĉe da libertempo (k mono), jena vojaĝo certe havos sian ĉarmon : Per aŭtobuso de Amsterdamo trans Arnhemo k Mastriĥto, tra la Ardenoj al Au Bonhomme, vilaĝo en la Vasgoj (Vogezoj). De tie trans Nancy al Parizo. Revojaĝo trans Remzo (Reims) k Namuro. La karavano do travojaĝos la plej belan parton de Nederlando, Belgio k Orienta Francio. La partoprenontoj tranoktos en tendoj. Foriro el Amsterdamo : 28. julio, alveno en Parizo : 3. aŭgusto. Foriro el Parizo : 9. aŭgusto, reveno en Amsterdamon : 11. aŭgusto.

La netaj kostoj sumiĝas je 37.50 guld. Ne enkalkulita estas la tag- k vespermanĝo en Parizo. Enkalkulita estas la vojaĝo, tendluo, plena manĝaĵo dum dek tagoj k matenmanĝo dum kvin tagoj. Por tiu vojaĝo sin anoncis jam 25 Gek-doj. Kiuj deziras pli detalajn informojn, turnu sin al K-do C. J. v. Veenendaal, West-Graftdijk, Nederlando.

MATERIALO. Krom la belaj dukoloraj Sigelmarkoj (Prezo : 100 pecoj 5.— fr. fr.) estas haveblaj ankaŭ Kovertoj po 50 ekzempleroj por 6.— fr. fr. k Leterfolioj po 50 ekz-oj por 8.— fr. fr. kun speciala surpreso k kliŝo okaze de la Kongreso.

O.K.K.

ĈE LA LABORISTAJ ESPERANTO-ASOCIOJ

En la februara n-ro de « Lab. Esperantisto » (Amsterdamo) aperis la Jarraporto de la Nederlanda LEA, prezentota al la venontmonata Kongreso de la Federacio, kiu okazos paskon en Groningeno. Ni ekstraktas jenajn interesajn notojn : Fondiĝis dum la pasinta jaro 20 novaj Sekcioj, 1 estas eksigita (en Ostendo), 3 malfondiĝis. La Fed. havas sume nun 96 sekciojn kun 2.758 membroj ; al tiu nombro aldoniĝas 85 izol-membroj, 18 simpatiantaj membroj k 26 simpatiantaj organizoj. En 7 jaroj la Fed. grandiĝis de 75 anoj ĝis 2.887, kun ĉiujare regula kreskado.

Pri kursoj ktp. estas jenaj (nekompletaj) ciferoj : 183 kursoj kun 4.350 anoj, 64 daŭrigaj kursoj, 23 infankursoj, 33 propagand-kunvenoj, 73 ekspozicioj. La nombro da « komencantaj » kursanoj plialtiĝis je preskaŭ 1.000 kompare kun la antaŭjaro. La kursoj plej grandparte okazas laŭ « gramatika » metodo, tamen 28 estis gvidataj laŭ rekta metodo. La kursanoj ricevis je favorprezo abonon al « Lab. Esperantisto » por trovi la kontakton kun la organizo.

Dekfoje dum la jaro aperis Gazetserva Bulteno, kiun utiligis grava parto el la nederlanda gazetaro. Ĝenerale tiuj komunikoj rilatis la progresojn de esperanto. Krom la daŭra propagando okazis t.n. « Verda Monato », kies unuafoja sperto montriĝis tre valora. La Fed. eldonis ankaŭ grandskale propagandmaterialon (flugfoliojn, propagandn-on de la gazeto, broŝuron, flagojn k flagetojn). Pluraj sindikataj sekretarioj konsentis oratori por esp-o, k speciale dum la Verda Monato. Antaŭ la VARA-mikrofono parolis K-do Faulhaber k unu el la varbitaj neesp-istaj oratoroj, parlamentano. Neniam okazis tiom da ekspozicioj, por kiuj la materialo regule estas revizita k provizita per freŝdataj gazetoj ktp. La libroj de vojaĝantaj bibliotekoj estis multe legataj.

Aperis porinfana gazeto « La Vojo », parte holandlingva k entenanta esp. kurson, kies bezono estis tre sentata, ĉar la infankursoj ne donis ĝis nun la deziratajn rezultojn. Krome aperis nova grava eldono : studorgano « La Progresanto ». La aranĝo kun SAT pri deviga abono al « S-ulo » « estas tre kontentiga, k ni spertis de multaj flankoj, ke la Fed.-anoj ĝenerale tre ŝatas ĝin. »

Sekretariejo k libroservo nun troviĝas kune en speciale por tiu celo luitaj ĉambroj. Per streĉa laboro la estraro sukcesis certigi la regulan funkciadon de la Libroservo. La plej grava eldono dum 1934 estis la studverko de F. Faulhaber : « Tra la Labirinto de la esp. Gramatiko » (holandlingvaj klarigoj), kies unua eldono, 1.000 ekz-oj, preskaŭ elvendiĝis dum unu jaro. En kunlaboro kun SAT aperis « Absolutismo » (parolado de Lanti). Krome estis eldonata propagandbroŝuro de K-do G.P. de Bruin.

La interrilatoj kun SAT estis daŭraj k kontentigaj.

POR ŜTOPI LA BREĈON

33. listo

3-a sekcio Roterdama FLE, kolektita okaze de distrikto-tago Sudholando, por kafo oferita al la gastoj 3.36 h. gd.
C. v. d. Meulen, Amsterdamo 1.50 »
18 334 6.75 fr. fr.
J. Flottes, Paris 9.— »
G. Syversen, Løten 6.25 »
W. Burgemeister, Amal 9.80 »
Eerdmans-Roterdamo (ADLEL-resto) 11.50 »
Postema, Hoek v. Holland 5.— »
H. Oosthoek, Vlissingen 8.— »
E. Artigas, Zaragozo 1.— peseto
A. Roosling, Zeist 10.— fr. fr.

— página 3 —

SENNACIULO — 33

POR NIA KONGRESO

Fervojista sindikato patronadas la fervojistajn kongresontojn

La modela k pionira laboro de la Sindikato de Ŝtatfervojistoj (Maldekstra bordo de la Sejno C.G.T.) en Parizo jam ofte montris sian aktivecon sur internacia kampo per regulaj vojaĝoj de sindikatanoj al eksterlando, tiel kreante intiman kunlaboron kun siaj laborkolegoj en aliaj landoj. La Ĝenerala Kunveno, vizitita de proks. 200 sindikatanoj, laŭ propono de K-do H. P., unuanime akceptis la patronadon de la fervojistoj venontaj al la SAT-Kongreso en Parizo k tiucele intencas aranĝi oficialan viziton al la ĉefaj parizaj stacidomoj k apartan grandan kunvenon por la fervojistoj diversnaciaj kune kun iliaj francaj kolegoj. La kunveno estos bone aranĝata, en solena maniero, verŝajne kun prezentado de filmo k ceteraj interesaj programpunktoj. La multfoje manifestita serioza laboro de la sindikato garantias, ke la fervojistoj renkontos bone organizitan k fratecan akcepton.

Estas evidente, ke la kunlaboro de tiu ĉi sindikato donas aparte gravan aspekton al nia Kongreso. Ĝi estas unu el la ekzemploj, kiuj montras al ni la vojon al sukcesigo de nia Kunvenego k samtempe ebligas nin porti nian ideon pri la neceso de nia lingvo inter vastajn rondojn el la laboristoj. Tiun ĉi ekzemplon devas sekvi ĉiuj K-doj, kiuj iel povas instigi sindikatojn al simila sinteno. La enlandaj sindikatanoj multe profitos per la raportoj farotaj de la diverslandaj sindikatanoj pri iliaj laborkondiĉoj k aliflanke, la francaj sindikatanoj ne-esperantistaj unuafoje ekspertos la gravon de internacia lingvo.

Por ke la entrepreno havu kiel eble plej brilan sukceson, estas necese, ke la fervojistoj partoprenontaj nian Kongreson, sin anoncu kiel eble plej frue k indiku, ĉu ili povas paroli en la nomita kunveno. La anoncoj estu farataj al la OKK sub la adreso de SAT. Ili regule estos informataj pri la preparado de la fervojist-sindikata aranĝo.

H. P.

Komunikoj de la Plenum-Komitato

Konforme al la paragrafo 11-a de la Statuto ni sciigas al la SAT-anaro, ke la mandato de la nuna P.K. finiĝos kun la fino de la kuranta jaro. Anoncante tion, ni atentigas la membraron, ke ĝis la Kongreso (en aŭgusto en Parizo) ĝi havas la rajton starigi kandidatecojn, kiuj estos diskutobjekto dum la Kongreso.

* * *

Ni direktas varman alvokon al la Gek-doj je la favoro de « Sennacieca Revuo », kiu meritus pli grandan subtenon de la flanko de multaj « S-ulo »-abonantoj. Granda nombro ne opinias necese aboni al la dua k pli ampleksa organo de SAT, kia estas « Senn. Revuo ». Kompreneble ni ne turnas nin al mizerstataj K-doj per tiu ĉi peto, sed ni havas la konvinkon, ke iom pli intensa propagando por « S.R. » farata de la grupgvidantoj (ekzemple en Nederlando), povus havigi al nia Revuo ankoraŭ plurajn centojn da abonantoj, kiuj permesus al ĝi pli facilan vivon laŭ financa vidpunkto. La prezo, precipe por membroj, estas nealta kompare kun la materialo ĉiumonate prezentata en « S.R. », kiu ankaŭ estas ilustrita. La respondon ni atendas per poŝta ĉeko aŭ mandato.

Pri Kunlaborado

Montriĝas tro da hezitado, eble eĉ da timemo ĉe la Gek-doj rilate kunlaboradon al niaj revuoj, tiel al « Sennaciulo », kiel al « Sennacieca Revuo ». Ĉio koninginda el la esperantista vivo estu raportata por « S-ulo » ; ĉio interesa por tutmonda legantaro rilate la socian k politikan vivon, rilate ekonomion, vivnivelon, laboristajn batalojn kc. estu priskribata por « Senn. Revuo ». Rilate ĉi lastan taskon ni volas precizigi, ke ne temas traduki tekstojn el gazetoj laŭvorte, sed, — se naciaj gazetoj estas utiligataj por la verkado, ili estu utiligataj nur por ĉerpi ciferojn, informojn, notojn, per kies helpo la verkanto mem kompilu interesan artikolon, aldonante siajn proprajn sugestojn, spertojn k eventuale analizon…

Ni diras tion, ĉar tro ofte ni ricevas skribaĵojn ne sufiĉe bone prilaboritajn k tial multfoje ne aperigindajn. Kelkfoje ankaŭ oni raportas pri negravaĵoj, kiuj ne povas interesi tutmondan publikon. Kompreneble ankaŭ ne estas interese por la K-doj legi pri okazintaĵo, kiu estis jam larĝe pritraktita de la ĉiutaga gazetaro k tial estas konata de ĉiuj. Se oni tamen volas paroli pri tiaj eventoj, oni traktu ilin laŭ persona k tial aparte interesa formo, donante al ili per tio valoron, kiun ili ne havis per la pure informa prezentado en la ĉiutaga gazeto aŭ nacilingva revuo.

Rilate la esperantistan k SAT-an vivon, oni rajtas prezenti ĉion, kio povas interesi aliajn Gek-dojn, sugestojn, instigojn, kritikojn, k se estas problemoj nesolvitaj, oni provu alporti al ili solvon, persone kontribuante al la debatoj k diskutoj.

La aktiveco de la spirito en la Asocio montriĝas per vigla kunlaborado al la gazetoj. Pripensu tion la aktivuloj k oferu kelkajn horojn, por verki trafan k presindan artikolon, post antaŭa zorga kolektado de la materialo, kiu servu kiel bazo al la skribaĵo !

La Redakcio.

EL NIA LETERUJO

La virino en Sovetio. Sindikataneco.

K-do W.V. (17040), Anglio, sendis al ni kopion de letero de laboristoj el la 2-a ŝtata presejo en Sebastopolo, el kiu ni ĉerpas jenon :

« La granda Oktobra Revolucio liberigis nian virinon k donis al ŝi ĉiujn civitajn rajtojn. Ĉe ni ne ekzistas laborbranĉo, en kiu ne laborus la virino. Same la poligrafia industrio ne prezentas ĉi-rilate escepton. Ĉe ni estas kompostistinoj, presistinoj, bindistinoj. La virinoj laboras en zinkografio, en litografejoj, ĉe rotaciaj k aliaj modernaj maŝinoj, ne nur kiel helplaboristinoj, sed ofte kiel respondecaj fabrikmajstroj. Ekz. en la ĵurnalfako de nia presejo laboras virino kiel laborbrigadestro, juna laboristino, kiu dum sufiĉe mallonga tempo konsiderinde plialtigis sian kvalifikon. La salajrokategorioj k salajrotarifoj de popeca laboro por la viroj k virinoj estas ĉe ni egalaj.

« En nia presejo la virinoj konsistigas 60 % el ĉiuj laborantoj. Ĉiuj estas sindikatanoj ; ĉe ni ĝenerale ĉiu laborulo ne konsideras sin ekster la vicaro de la sindikatoj. Se la sindikatoj en kapitalistaj landoj metas kiel sian taskon preskaŭ ekskluzive la defendon de materiaj interesoj de siaj membroj, tiam en Sovetio la stato estas tute alia… Nia devizo estas : « La sindikatoj estas lernejoj de komunismo ». Kaj se ĉiuj laborantoj 100 %-e estas sindikatanoj, do tio plifaciligas al niaj sindikatoj konduki grandan laboron rilate komunisman klerigadon de laborulamasoj, rilate plialtigon de ilia teknika scipovo, rilate ilian altiron al socipolitika laboro, por forĝi el ili bonajn produktantajn soci-agantojn, kiuj indas sian bonegan patrion.

« … la sindikataniĝo ne estas deviga. Neniu rajtas devigi laborulon, ekster lia deziro, sindikataniĝi. Rilate la salajron k aliajn laborkondiĉojn, sindikatanoj k nesindikatanoj havas en USSR samajn rajtojn… »

Por toleremo

K-do B.W. respondas al K-do Oskam, kiu kritikis lian artikoleton « En ĉio Naciismo », interalie :

« … laŭ raporta flanko mia artikolo estas tute vera ; K-do O. ne rajtas paroli pri trompa artikolo … Krome

— página 4 —

34 — SENNACIULO

mi ne povas konsenti, ke K-do O. miksas SAT en la diskuton. Ni neniam forgesu, ke nia organizo tute ne respondecas pri la artikoloj aŭ konceptoj de la membroj. SAT ja ne estas unutendenca organizo, en kiu la Gvidantaro k Redakcio sugestas la membrojn havi iliajn konceptojn. Ĉu mi troigas, dirante, ke eble la organoj de SAT estas la nuraj en la mondo, kiuj estas je la dispono de la membraro ? La SAT-organoj estas plenvorte laboristaj gazetoj. … Ni ne malkontentiĝu pri SAT, kiam ni legas en ĝiaj organoj artikolojn, kiuj ne havas nian aprobon. »

Minist-sindikata sekretario aliĝas al SAT.

Aliĝante al SAT, nordfranca minist-sindikata sekretario skribas i.a. al ni : « … Nu, mi admiras la pozicion ĝustan k preskaŭ heroecan de SAT en la mezo de l’furiozantaj pasioj. Mi volus do alporti ankaŭ mian modestan partoprenon en tiu ĉi nobla tasko entreprenita de SAT… »

Tre kuraĝiga k gratulinda estas tiu ĉi sinteno de sindikata funkciulo en tiel grava organizo, kiel la minista el la Kaleza regiono. Ke ĝi trovu imitantojn multloke, k nia afero antaŭenpaŝos laŭ senmezure pli grandaj proporcioj…

Kursgvidanta Praktiko

Estas interese foje trakti kritike la demandon, kiun rolon ludu la socialismo (politiko k klasbatalo) en la kurspraktiko.

Certe ĉiu el ni povos konsenti, ke la ĉefa tasko de la esperanta kurso estas, instrui en sukcesa maniero esperanton. Ni eduku kapablajn esperantistojn k havigu, se eble, novajn membrojn por la organizo.

Kiel oni povas atingi tion ? Ĝenerale estas necese, ke kursgvidanto esploru la pensmanieron de siaj kursanoj ; laŭ ĝi li elektas la ekzemplojn, per kiuj li demonstras la lingvon.

Se li gvidas kurson, kies anoj akordas kun liaj propraj idealoj, ne nur rilate politikon aŭ ion similan, tiam li povas utiligi tiun staton, sed se inter la lernantoj ekzistas diversaj opinioj aŭ li mem ne samopinias kun ili, tiam estas dezirinde, ke ĉio estu evitata, kio efikas ofende aŭ trude.

Plej ofte la personoj en nia kurso estas laboristoj, sed mankas al ili la tipa klaskonscio. Estas scivolemo k ofte nur neprofunda intereso, kiu ekestis pro ia propagando k kiu instigas ilin al lernado. Preskaŭ neniam mi renkontis personon, kiu lernis esperanton pro tiu motivo, ke li (ŝi) estas socialisto. Lerta gvidanto provas en tiu kazo veki la prisocian konscion. Eble li povos instigi tiajn indiferentulojn, ke estas interese okupiĝi pri la problemoj de l’socio.

Estas studrondo pri esperanto k ne pri socialismo. Kiam ni preferas socialistan tendencon en la lernolibro, tiam ni faras tion pro tio, ke la kurso iĝas tiele pli interesa. Sed la aŭtoroj de lernolibroj aperintaj en laboristaj eldonejoj tro ofte eraris k neĝuste komprenis la psikon, kiam ili per radikala, ja eĉ fanatika maniero montris en la libroj la vivon sub ia « nenatura » masko.

Skizante en lernolibro aŭ kurso la socian vivon, oni faru tion en taktoplena maniero : la grandaj ĝeneralaj idealoj de l’homaro devas esti nia gvidilo. Pli grave estas veki en la kursanoj la pensemon k kritikemon. Tiu singarda sinteno ŝajnas necesa por instrui al tre multaj homoj esperanton k tiel krei favoran publikan opinion por la lingvo.

Mi opinias, ke estas malaprobinde instrui laŭ jena maniero : Ekz. « Hitler estas kanajlo ». Tio ŝajnas al mi tro profana. (Ĉu la verkinto vere celis diri « profana » ? Aŭ ĉu la ĝusta esprimo ne estus « vulgara » ? — Red.) Kiel laboristoj ni ankaŭ celu al pli alta nivelo de nia sentaro. Se oni elektus la formon : « kelkaj opinias, ke Hitler estas barbaro », oni esprimus la saman fakton, sed per pli konvenaj vortoj k ne limigus la diron al tendencanoj. Sur kiel eble plej larĝa bazo ni starigu niajn kursojn. Simile lerta gvidanto rilatas al religio. Ni ne prezentu aserton, ekz.

[REKLAMO p.4] En sia marta kajero SENNACIECA REVUO revuas pri Italio k ĝiaj kolonioj, Britio, Francio, Germanio, Sovetio, ktp, kc. Ĝi prezentas krome svedan, hungaran, ĉinan k. c. literaturon k interesan artikolon pri geografia esplorado. 16 paĝoj. Ilustrita. Ponumera prezo : 2.25 fr. Jarabono sur la bazo de 25.— fr. por nemembroj. SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20.

Planimedo verkas artikolon por « Nia Bordo »

Planimedo estas centprocenta verdstelulo. La esperanta movado plene absorbis lin, k en la Laborista Esperantista Grupo li pasigas siajn plej belajn horojn. Tamen iafoje ĉagrenas lin profunde la konsideroj de iuj membroj de la grupo, k li konstatas kun bedaŭro, ke la grupa vivo povus esti pli harmonia k pli ideala, se ne estus tiuj ĉagrenaj makuloj sur la suno. Feliĉe, ekzistas grupa bulteno « Nia Bordo », en kiu ĉiu grupano rajtas esprimi siajn pensojn k eldiri ĉion, kio ŝarĝas lian koron. Planimedo unuafoje profitas la okazon. Li provas transfluigi en sian plumon ĉiujn tiujn pensojn, kiuj afliktis lin dum la kunvenoj. Estas malfacile por li verki ; li estas manlaboristo k la plumo en lia pugno ŝajnas al li pli peza ol la pioĉo. Tamen li volas uzi sian rajton, k tial li venkas ĉiujn barojn k obstaklojn.

Jen, kiel plendas Planimedo : « Ho, necesas tion diri, miaj amikoj, multaj el vi estas veraj netolerebluloj, viroj k virinoj ! Ĉu do la verdstela medio, la verdstela lingvo, la verdstelaj pioniroj influis vin tiel, ke vi estas devigataj riproĉi al mi, kiu simplule grandiĝis inter ordinaraj homtipoj, pro mia vulgarhoma konduto ? Jen iun tagon la vegetare vivantaj membroj de nia grupo, post konspira kunsido invadinte la grupejon, mallaŭdis min pro tio, ke mi manĝas bovaĵon k kolbasetojn ; ili diris al mi severtone, ke tiaj moroj ne indas en niaj elitaj rondoj.

« Alian vesperon, kiam la vegetaranoj malmultnombre ĉeestis la kunvenon, la fumuloj triumfmiene ellasis siajn haladzojn en la ĉambron, k kiam mi rifuzis amike prezentitan cigaredon, ili mokis pri mi, nomis min nevireca, duon-idiota ktp. Unu el ili eĉ asertis al mi plej seriozmiene, ke la esperantista popoleto konsistas je 95 % el strangeguloj, maniuloj, nenormaluloj, k ke fine venis la horo, kiam la normalaj verdstelaj homoj ne plu povus ridindigi sin ĉe la ekstere starantaj personoj k devus agi por sin liberigi el la tirana superregado de la sektemuloj — tiuj ruinigantoj de la tuta movado. Reformo ĉe la radikoj mem estas bezonata, ĉi tiu K-do kriis, laŭtigante subite sian voĉon. La malmultaj ĉeestantaj gestranguloj, kiuj aŭdis tiujn vortojn, kuraĝis protesti kontraŭ la parolinto : ili elmetis la opinion, ke ĝuste ili mem, pro tio ke ili noblanime rezignadas pri la vulgaraj kutimoj k misuzoj, estas la veraj disĉiploj de la Zamenhofa idealo, ĵurinte je la Bulonja deklaracio, en kiu estas difinita la normaltipo de ideala esperantista paca batalanto…

« Mokrido superŝutis la tiuvesperajn malplimultanojn, kiuj sekrete promesis al si venĝi sin proksimkunvene per pli multnombra ĉeestado. Sed ĉu tiu situacio estas tolerebla en nia grupo ? Ĉu el tio ni trovos ireblan elirvojon ?

« Ni rigardu la neŭtralulojn ĉe iliaj kongresoj, rimarkigis ankoraŭ unu el tiuj grupanoj, kiu dubis pri la duon-kreteneco de 95 % el la esperantistaro : ĉu ili ne tute laŭmode k

— página 5 —

SENNACIULO 35

« Religio estas opio », sed ni demandu : Ĉu vi vidis iam anĝelon, Dion ? Tiel oni ne ofendas aŭ trudas, sed instigas al pensado.

Nia celo devas ĉiam esti, helpi al plinobligo de l’homaro, — ne nur de la laboristaro. Esperanto estas rimedo al tiu celo, k tial ni uzas ĝin. Kaj ĉar esperantisto ordinare pli facile liberigas sin de naciaj antaŭjuĝoj k povas rigardi la mondon kiel tutmondano, tial ni helpas konstrui tiele la fundamenton por tiu idealo : Tutmonda socialista mastrumado…

Ĝenerale ŝajnas al mi ne rekomendinde aranĝi amaskursojn kun 50 k pli da lernantoj. La instruanto perdas la individuan kontakton k la kontrolon pri la anaro. Sufiĉas 20-30 personoj. Estas erare tro multe fidi al studemo k komprenkapablo de l’partoprenanto. Plej grava estas la praktikado de la lingvo, k tio eblas nur en kurso kun meza nombro da anoj.

La instrumetodoj varias inter nura apliko de esperanto k ĉefa instruo per nacia lingvo. Laŭ mia sperto oni uzu kiel eble plej multe esperanton, sed komparu ĉion kun la nacia lingvo, ĉar ĝi estas la fundamento. Instruate nur per esperanto, la lernanto ricevas malklaran bildon pri la gramatiko. La ĉefa instruado per nacia lingvo povas efiki teda. Estas utile por konduki al pensado per esperanto, se oni povas lernigi la novan vorton pere de la antaŭe jam lernitaj.

16 936 (Profesia esp. instruanto).

Memornoto

PRIESPER. ARTIK. K NOTOJN ENHAVIS : Smaalenenes Socialdemokr., 8.1., Sarpsborg Arbeiderbladet, 28.1., Signalen, Stokh , 7., 14., 21., 28.2., De Fakkel, Amsterd., 15.2., Pensamento, Lisbono, feb. (rubr.), Juda Esp-isto, n-o 2 (feb.), Vilno. aldono al judlingva gazeto « Etiuden ».

PRI LA SAT-KONGRESO (VALENCIO) : Nelson Leader, Nelson (dato ?).

PRI SAT : Lokomotivmannens Tidning, Stokh., 1.3., tre bona artikolo pri nia laboro.

Tra la Esperanta Gazetaro

Por forigi iluzion…

En « Esperanto » n-o 1 de januaro 1935 respondas s-ro Movo (Parizo) al artikolo de Lidja Zamenhof :

« La aŭtorino deklaras, ke ankaŭ niaj propraj vicoj enhavas ŝovinistojn k naciistojn. — La lingvo do ne kapablis forigi, nuligi tiun fenomenon. En Bulonjo la atmosfero ja estis tute frateca, tute amoplena. Tamen ni ne scias, ĉu la lingvo faris la ĉeestantojn pacifistoj, aŭ ĉu la ĉeestantoj ĉeestis tie, ĉar ili jam antaŭe estis pacifistoj. »

Ŝajnas al mi esti certa, ke ili jam antaŭe estis pacifistoj. La homo starigas antaŭ si celon k poste serĉas la rimedojn. La idealisma, pacema spirito de la unuaj pioniroj de esperanto erarigis Zamenhof, kiu atribuis al esperanto misteran konvertan forton k nomis tion la « Interna Ideo ». La ideoj estas en la homoj, kiuj servigas al ĝi rimedojn, k unu el tiuj estas esperanto.

La veraj malamikoj de la esperanto-movado

S-ro L. Thevenin sagace sekvas la postsignojn de la veraj malamikoj de esperanto k — malkovris ilin : En « La Tribune Espérantiste », n-o 18, li komunikas al la miranta homaro :

« La granda danĝero kuŝas en tio, ke tiuj malhelpantoj troviĝas ĝuste en nia esperantista tendaro :

« Ili ne estas tiuj samideanoj, kiuj pensas, ke esperantismo estas sinonimo de neŭtraleco, sed tiuj, kiuj malprudente metis la verdan stelon.. sur la ruĝa standardo de la revolucia organizoj. »

Klara lingvo, sed tamen konfuza penso. Ĉu la celo, por kiu ni uzas esperanton, ŝokas s-ron Thevenin ? Sed ni ne estas kulpaj pri la fakto, ke profitavidaj homoj subpremas la rajton de la laborista klaso. Ĉu esperanto ne trovis vastan rondon da adeptoj inter la laboristaro dank’ al la ekzisto de laboristaj organizoj ? Kaj fine, ĉu s-ro Thevenin postulas de laboristoj, ke ili kantu kun li la naciajn himnojn okaze de burĝaj kongresoj k levu la brakojn por saluti siajn buĉistojn ?

Stranga invito.

En « Franca Esperantisto » n-o 13 s-ro P. Petit okupiĝas pri la problemo aligi ĉiujn landajn asociojn al UEA k vidas kiel lastan problemon tiun :

« Tiu problemo estas la aliĝo de la landa asocio de USSR (SEU). La Sovetia diplomatio jam trovis la vojon al Ĝenevo per la Ligo de l’Nacioj. La gvidantoj de SEU verŝajne baldaŭ a. [nelegebla] trovos la saman vojon (ne al LDN. kiel oni poste vidas, H. P.).

« Kora invito de SEU-anoj al niaj universalaj kongresoj, k ĉefe al nia jubilea kongreso… en Varsovio en 1937 ; ebla organizo de postkongreso en Moskvo, jen estas la vojo, kiu alproksimigos SEU al UEA. »

Kaj kial ne invito jam nun, por la kongresoj en 1935 k 1936 ? Nu Romo k Vieno ne estas konvenaj neŭtralujoj ! Dum tiuj jaroj sekve la sinjoro iras sola k la edzino restos hejme. Cetere — iom ĝena invito !

Fine de sia artikolo, s-ro Petit anoncas :

« Proksiman monaton mi ekzamenos kun sama unueciga volo la rilatojn de UEA kun la faka k laborista movadoj, k provos montri, kial la Lanti-krio « For la neŭtralismon ! » estas grava danĝero por la tuta esperanto-movado k eĉ por la ideo mem de lingvo internacia. »

Do, ĝis la proksima monato ! H. P.

[REKLAMO p.5] Mi volas vendi profite al la Sennaciista Frakcio LAROUSSE UNIVERSEL. 2568 paĝoj ; formato : 21 × 30 cm. Tiu fama franclingva enciklopedio estas riĉe ilustrita k la du volumoj estas preskaŭ en stato kiel en ilia aper-tempo : 1923. Interesiĝantoj bonvolu sin turni kun proponoj al : ESPERANTO, 14 avenue de Corbéra, Paris (XII-e).

laŭ la kutimoj de nia tempo kondutas ? Ili aranĝas grandiozajn kostumbalojn, en kiuj ili amindumas laŭ tute normala maniero, poligamie k eksedziĝeme… ili konsumas likvorojn k aperitivojn, laŭ la modelo de Remondo Ŝvarc, estro de la verdstelaj Piratoj… ktp, k.a.

« Mi, Planimedo, sincera verdstelano, estas naŭzita pri tia grupa interbatalado, ĉar mi estas konvinkita, ke nek mia nefumemo unuflanke nek mia kadavromanĝemo aliflanke havas iajn ajn rilatojn kun mia esperantisteco. »

Tiel abrupte finis sian artikolon Planimedo, k neniu redaktoro kuraĝis aldoni komentan noton. Tamen tion prizorgis la grupa prezidanto en la proksima kunveno, kie la legado de la Planimeda produktaĵo elvokis fortan impreson. Li diris interalie (laŭ la protokolo de la sekretariino) : « Mi insiste petegas la Gekamaradojn, la fieran sekvantaron sub la verdruĝa standardo, ne forgliti sur la ŝliman vojon de la esperantista neŭtralismo, kiel faris tiu bonintenca zamenhofano, kiu prezentis kiel normal-esperantistojn la dancantajn UEA-parojn ĉe mondkongresoj de flirtado k aperitivtrinkantajn longvivulojn. Ni grupigas en niaj rondoj homojn el proleta medio kun vivnivelo kondiĉita per atrofiaj salajroj submetitaj al ada k nehaltema reduktiĝo… Se al niaj stomakoj ne estas permesite digesti luksajn frandaĵojn nek al niaj postaĵoj ripozi sur silkaj kusenoj, la afero tamen estas tute alia rilate al niaj spiritoj : la plej riĉa spirita nutraĵo ne estu sufiĉe bona por ni, k ĉirkaŭ la plej profundaj temoj de la homa pensado turniĝu niaj debatoj… Kaj tial ni ne diskutu, ĉu K-do Planimedo preferas fiŝon al viando, k K-do Strunko legomojn al fruktoj, aŭ ĉu K-do Malverda fumas diskrete en sia angulo cigaredon. Ni lasu la nudistojn esti nudistoj k la frakvestitojn resti frakvestitoj. Nur la akuzativ-pekulojn ni ne lasu en ilia kompatinda stato ; ni pacience k senlace prilaboru ilin, por ke ilia ĝena manko fine malaperu, por la honoro de la inventinto de esperanto… »

Tiun paroladon multe aplaŭdis la frakvestitoj k la nudistoj, la diskretfumuloj k la vegetaranoj. Nur la akuzativ-pekuloj mallevis honteme k ŝajne rezignacie siajn kapojn. Tamen Krispulino, unu el la pekuloj, post venko de sia embaraso, rektigas la kapon k surlipigas sarkasman rideton, pensante ĉe si : — « Jen ankoraŭ fantomas la neŭtralismo inter ni… Anstataŭ : Vivu la Socialismo ! jen nia prezidanto krias : Vivu la korekta lingvo-uzado !! Kiun rilaton tio havas al nia klasmovado ? »

La K-do prezidanto divenis la penson de Krispulino k diris milde : « Same, kiel malfacile vi iam lernis ne malsekigi la littolaĵon k lernis lavadi viajn manojn k ceterajn korpopartojn, tiel pli facile vi lernos uzi korekte la akuzativon en esperanto… Kaj se ni estas batalantoj por la aplikado de esperanto en la laboristaj medioj, do ni batalas samtempe por tio, ke ĝi estu uzata de la proletoj korekte k nekripligite, nek stumpigite. Ni volas surrajdi elastan saltulon k ne laman ĉevalaĉon… » Nubo.

— página 6 —

36 SENNACIULO

EL LA VIVO DE LA FRAKCIOJ

Bolŝevist-Leninista Frakcio en SAT.

Sub tiu ĉi titolo fondiĝis nova Frakcio, kiu celas « la propagandon de la Kvara Internacio » inter la anoj de SAT, do « la propagandon de la bolŝevismo-leninismo aŭ revolucieca komunismo-sennaciismo ».

La adreso de la Frakcio estas : Tage Lau, Kjeldsgaardsvej 33 I, Kopenhago, Danio. Oni petas ne skribi sur la koverton la nomon de la Frakcio aŭ de SAT, pro politikaj kaŭzoj.

Noto de la Redakcio : La propagando por politika organizo inter la membroj de SAT ne estas malpermesata, sed tiucele komprenneble ne povas servi la organoj de la Asocio. La vojon de tiaspeca disvastigo devas trovi la Frakcioj mem. Enkondukante ĉe ni la disputpunktojn, kiuj disigas la partiojn k sindikatojn, ni baldaŭ spertus ĝeneralan malkontenton k malutilon al SAT. Tiurilate ni dezirus koni la opinion de la membraro k petas, ke oni konigu al ni sian vidpunkton rilate al la taskoj de Frakcioj, k rilate al la neceso de ilia ekzisto. La Kongreso sendube devos debati pri tiu ĉi grava punkto.

Ekster nia movado

Jarraporto de la Brita Esperanto-Asocio.

En « The British Esperantist» aperis raporto pri la pasinta jaro, el kiu vidiĝas la progreso de esp-o en Britio inter la neŭtraluloj. La membraro nombras sume 2020, t.e. 298 pli ol la antaŭan jaron. La nombro de aliĝintaj grupoj atingas 88, k de regionaj federacioj 14. La librofako same donis pli grandan profiton, sed malgraŭ la pli bona financa situacio BEA ne povas rezigni pri la kutimaj subtenoj donataj de garantiantoj. Dum 1934 la Asocio kolektis la konsiderindan sumon de 554 funtoj, krom la kurantaj kotizoj. S-ro Butler vizitis 80 infanlernejojn, kie li donis provlecionojn al kelkmiloj da infanoj k al iliaj instruistoj. Oni ne mencias ĉi-jare la nombron da lernejoj, kie es-po estas instruata, sed laŭ s-ro Butler vekiĝas granda ĝenerala intereso ĉe edukaj instancoj. (Interesi la registaron k provincajn eduk-instancojn — bone, sed se oni havus sukceson, mankus kapablaj instruistoj. Tial estas necese direkti tien la propagandon. — A.) Rilate al BBC (Brita Disaŭdiga Korporacio) ĉia provo interesi la ĉefojn malsukcesis. La pagita disaŭdigo el Luksemburgo de BEA kostis 65 funtojn ; la rezultato estis vendado de kelkmiloj da lernolibroj. 150 novaj membroj aliĝis la Asocion pro la konkurso kun du premioj da senpagaj vojaĝoj al Romo ĉi-jare.

Aldworth (18876).

Ĉe la Maristoj

La Marista Ligo Esperantista (sekretariejo en Svedio) laboras sufiĉe vigle por disvastigi k utiligi esp-on en maristaj medioj. Unu aktiva maristo, K-do Carlsson (Svedio), instruas siajn kunŝipanojn k la pasaĝerojn surŝipe ; li ankaŭ lekcias en havenurbaj esp. grupoj. La Ligon subtenas jenaj havenurbaj lab. esp. grupoj : 3-a sekcio de FLE en Roterdamo, Esp. kluboj de ABF en Gotenburgo k Malmö. La Ligo eĉ havas Sekcion en Egiptio.

Esperanto servas…

La Harlemaj esperantistoj sukcesis konvinki la estraron de « Flora 1935 » (Florekspozicio k -festo okazanta de 15. marto ĝis 19. majo en Heemstede apud Harlemo) pri la taŭgeco de esperanto. Ĝi eldonis ilustritan prospekton en esp-o k zorgis, ke troviĝu esperantista akceptejo apud la enirejo Vrijheidsdreef. Dum la daŭro de la ekspozicio la esp. rondoj organizos interkonatiĝajn vesperojn.

(J.B. Goedejohan.)

NIA POŜTO

Al kelkaj membroj. — Vi miskomprenis la aranĝon de la nuna Adresaro en la Jarlibro. Pro ŝparkaŭzoj ni ne povas aperigi la tutan nomaron ; la libro-eldono ja kostus multe tro proporcie al la pagata kotizo ! Tial aperas nur la nomoj de perantoj k funkciuloj, escepte se iu membro krompagis 5 fr. por la aperigo de sia nomo (relegu pri tio la unuan alineon sur la p. 9-a de la Jarlibro !).

10.865. — Ne, ni ne povas nuntempe ; nehaveblaj ĉe Pariza eldonejo.

Korespondado

ĈEĤOSLOVAKIO.

Karaj Gek-doj, pardonu, ke mi ne tuj resp. al ĉiuj, ĉar mi ricevis tiom da koresp. petoj, ke tio ne eblas. Korege salutas vin Jos. Stankuŝ.

K-do Karel Pakanol, Emilova 38, Plzen-Karlov, deziras interŝanĝi poŝtmarkojn.

FRANCIO.

K-do el Sudfrancio dez. kor. kun nur alilandaj K-dinoj. Skribu al : Paul Doumergue, Quartier-Bas, Fabrègues, Hérault.

KANADO.

Nova SAT-ano, 29-jara, dez. kor. kun Gek-doj el ĉiuj landoj. Skribu al K-do Gunnar Edlund, Spences Bridge, B. C.

NEDERLANDO.

K-doj W. v. d. Heuvel, Pieter Langendijkstr.34 k A. Markus, Taanderstr. 100, ambaŭ Rotterdam (W), dez. kor. kun Gek-doj el ĉl. pĉt. Resp. garantiata.

5 Gek-doj dez. kor. kĉl. pri ĉt. Adr. K-dino Anna Svensson, K-dino Stina Johansson, K-do Erik Em. Jansson ; K-do Harald Ohlsson, K-do Valdemar Kärn. Poskesto 61, Munkfors. Svedio.

La Esp. Klubo en Landskrona aranĝos letervesperon en aprilo. Ni atendas multajn leterojn k kartojn el la tuta mondo. Resp. garantiata. Adreso : Nils Linér, Föreningsgatan 95, Landskrona, Svedio.

La SUDHOLANDA DISTRIKTO de la Federacio de Laboristaj Esperantistoj bezonas ĉiaspecajn ekspoziciaĵojn esperantajn por sia konstanta ekspozicio. Precipe afiŝoj, komerc-reklamiloj, gazetoj enhavantaj esperantan rubrikon, ktp. estas dezirataj. Tiuj, kiuj daŭre volas interŝanĝi ekspoziciaĵojn, turnu sin al la prizorganto por la Sudhol. distrikto : P.G. v. d. Plank, Jacob-Marisstr. 57 B, Dordrecht, Nederlando.

Atentu ! Atentu !

Laborista Esperanto-grupo aranĝos letervesperon ! Ĝi atendas multajn leterojn k PK el la tuta mondo pri ĉiuj temoj. Oni sendu la leterojn antaŭ la 20-a de aprilo. Resp. garantiata Adreso : K-dino Gerri Boolsma, « Zonnestraal », Hilversum, Nederlando.

K-do Franz Gerlach, Am Birnstiel 7, Jena a.d. Saale (Germanio), deziras korespondadi kun ĉl. K-doj pri ĉt. Mi certe respondos.

[REKLAMO p.6] Dua eldono de HEREZAĴO publika letero de E. Lanti al legintoj de « Absolutismo » ĵus aperis. Tri ekzempleroj estas riceveblaj kontraŭ 1 internacia respond-kupono (Loĝantoj en Francio povas mendi po 1 ekz-o kontraŭ kvindek-centima poŝtmarko.) Mendu al : ESPERANTO, 14, avenue Corbéra, Paris (XII).

[REKLAMO p.6] 6000 Esperanto-Instruistoj ! POR VIAJ INTERESOJ aperas Internacia Pedagogia Revuo jam en la 13-a jaro k servas al la Internacia Instruisto. Internacia informado, Internacia diskutado k Lingva perfektigilo por la esp.-instruisto ; propagandilo inter la ne-esperantista instruistaro. La abonantoj de nia kleriga revuo ne nur havas spiritan profiton por si mem, sed ili ankaŭ helpas fortigi la TUTMONDAN ASOCION DE GEINSTRUISTOJ ESPERANTISTAJ (TAGE) k per tio subtenas la organizitan esp. propagandon inter la Instruistaro. La kotizo por TAGE k IPR (6 n-oj jare) estas 2.50 guld. aŭ 5 svis. fk. Administracia adreso : P. KORTE, Schoolstr. 13, Veendam (Nederlando). Poŝtĉeko 90 544, Hago.

INVITO AL KURSFINA FESTO.

La Lab. esp. grupo Heerlen (Nederlando) invitas en- k eksterlandajn Gek-dojn al kursfina festo, kiu okazos la 14-an de aprilo en la socialista popoldomo « De Burcht » en Brunssum. La kunveno daŭros de la 10-a h. mat. ĝis la 18-a h. ptm. Okazos paroladoj, teatraĵoj, parolĥoro, muziko ktp. Ni provos aranĝi komunan malmultekostan buterpanan manĝon tagmeze. Partoprenontoj anoncu sin frutempe ! Sciigu, ĉu vi volas partopreni la komunan manĝon k ĉu vi intencas veni jam sabate. Nur ĉe sufiĉe frua sinanonco ni povos zorgi pri senpaga tranoktado. Post anonciĝo vi ricevos pluajn informojn, Skribu al : J. Sterken, Vorstenstr. 60, Heerlen, Nederlando.

K-do G. Steensel, Pansierstr. 27, Scheveningen, Nederlando, kolektadas poŝtmarkojn por pli rapide presigi la Brajl-vortaron por la blinduloj. Ju pli baldaŭ oni sendas, des pli baldaŭ li sukcesos.

Subskribinto, sekretario de la Holanda sekcio I.F.E.T.T. k de la propaganda komitato, turnas sin ĉi tie al la tut-monda esperantistaro por havigi al si ĉion, kio povas esti konsiderata bona propagandaĵo, kiel gazetoj, ilustritaj kartoj, afiŝoj, fotoj, bildoj ktp, por okazigi intensan propagandon en Holando por esperanto. Volonte li ricevos de ĉiu sendaĵo po 2 ekz-oj. Al ĉiu sendint(in)o de io ajn, li garantias certan respondon Esperante, ke li povas kalkuli je ĉies kunlaboro, li jam anticipe kore dankas la sendontojn. — A. Damsteeg, Puntstraat 55b, Rotterdam, Nederlando.

La 14-an de aprilo ni aranĝos kursfinan feston. Sendu multajn PK k let. por niaj 100 komenc. k progresintoj. Ni estas Gek-doj ĉiuaĝaj k dez. kor. kĉl. pri ĉ.t. Unufoja resp. gar. Skribu al J. Sterken, Vorstenstr. 60, Heerlen, Nederlando.

N.º 428, 25 de abril de 1935

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

11-a JARO, N-o 428 — MONATA ESPERANTO-GAZETO — 25. APRILO 1935

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO, ADMINISTREJO K SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO : 67, avenue Gambetta, Paris 20e Poŝtĉekaj kontoj je nomo de SAT-Paris : Bruxelles n-o 350 189, S’Gravenhage n-o 211 533 Kopenhago n-o 4 986, Paris n-o 1234 22. Stokholmo n-o 74 153, Wien n-o D-109 068, Zagreb n-o 41 448, Zürich n-o VIII-200 49. Alilande oni pagu per poŝtmandato je nomo de SAT. bonvalutaj devizoj en rekom. letero aŭ bankĉeko je nomo de « Bannier ».

MI ĜOJAS ESTI ESPERANTISTO

Dek-sep jaroj forpasis, de kiam finiĝis la granda hombuĉado. Post tiu krima katastrofo, rezultanta de homa volo, de malvarma decido de tre malmultaj regnestroj k diplomatoj — k ne de krudaj, eksplodemaj fortoj nebrideblaj, — oni povis esperi, ke la homaro lernus el tiu terura, sangoplena leciono, profitus la sperton k akirus la necesan saĝon por finfine organizi pacan mondon.

Vana la espero !…

Malgraŭ la ekzisto de iu Ligo de Nacioj ; malgraŭ la okazigo de senarmigaj konferencoj ; malgraŭ bombastaj deklaroj porpacaj de ĉiuj diktatoroj k ĉefministroj ; malgraŭ tio, ke abundas la vivnecesaĵoj k la maŝinoj por ilin plimultigi ; malgraŭ ĉio, estas pli k pli evidente, ke nova katastrofego milita prepariĝas tute malkaŝe antaŭ niaj okuloj. La tiacelaj signoj, kiujn oni povis rimarki ĝis la monato julio 1914, estas denove videblaj por ĉiu atenta k observokapabla homo. Ĉiuj grandaj regnoj el la mondo, ĉiuj senescepte, pligrandigas siajn armeojn, pliperfektigas armilojn k akumulas montojn da municio.

Tre signife : militfakuloj diskutas senĝene k cinike en revuoj k eĉ en ĉiutagaj, milionekzemplere eldonataj ĵurnaloj, pri tio, ke verŝajne grandaj urboj kiel Berlino, Londono, Parizo estos detruataj la tagon de la militdeklaro, aŭ eĉ eble la antaŭtagon.

En laboratorioj cerbumas scienculoj k diligente eksperimentas por eltrovi la plej mortigajn, detruajn, neniigajn gasojn, venenojn, bacilojn, eksplodilojn. Tio ne estas inkubsonĝo, sed realo perceptebla de niaj sentorganoj. Kaj tion faras homoj, kiujn oni povas renkonti sur la strato, en kafejo, en teatro aŭ alie. Ili ne aspektas monstre, sed ĝentilhome k honestule. Helpemaj al vi ili estos okaze k en la hejmo ili kondutas bonkore kun la edzino k infanoj. Tamen tiuj homoj dediĉas sian tutan energion, sian tutan eltrovkapablon por inventi la plej aĉajn k terurajn mortigilojn. Plie, ili estas pretaj uzi mem siajn inventaĵojn, mortigi aŭ morti, kiam ordonos la Patrio…

— « Nur kapitalistoj k burĝoj respondecas pri militoj, kiujn ili mem ne partoprenas », flustras en mian orelon iu kredema K-do.

Nemalofte mi aŭdis tion el la buŝo de flamaj oratoroj en agitaj kunvenegoj ; nemalofte mi legis pri tio en laboristaj gazetoj. Tamen la vero estas iom alia. En ĉiuj landoj oni ja povas trovi ekzemplojn pri burĝoj k aristokratoj, kiuj volontiĝis en armeon k « glore mortis sur batalkampo ». Ankaŭ ne estas vere, ke ĉiuj burĝoj k altranguloj artifike fortenis siajn filojn aŭ parencojn de la fronto. Tre tipa ekzemplo pri tio estas, ke la kvar filoj de Dumer, unu el la prezidintoj de l’franca respubliko, « falis heroe por la Patrio » dum la lastdata milito.

Eĉ patrinoj konsentis kun fiero pri la morto de siaj idoj. Al unu el ili oni sciigis, ke ŝia kvara k lasta filo estis mortigata ĉe Verdun. Kun sekaj okuloj ŝi akceptis la informon k diris : « Mia plej granda bedaŭro estas, ke kvinan mi ne havas por oferi al la Patrio ». Kaj oni ne kredu, ke tiu patrino estis senkora monstro. Male, ŝi bone prizorgis k dorlotis siajn filojn, kiam ili estis hejme. Ŝi dolore funebris pro ilia morto dum longa tempo k ankoraŭ nun vizitas k flornamas iliajn tombojn. Sed la Patrio postulis…

— Kiu patrio ?

— Ha ! estas ja multaj, sed ĉiuj estas same sangavidaj k ĵaluzas unuj la aliajn. Tiuj idoloj estas satigeblaj nur per homa karno k ties adorantoj ne povas rifuzi tian nutraĵon…

Estas tro supraĵa pensmaniero aserti, ke nur la kapitalismo kaŭzas militojn. Homoj buĉis sin reciproke antaŭ ol ekzistis kapitalisma sociordo. Kaj sekve oni povas sen troa nigrevidemo pensi, ke militoj ankoraŭ povos okazi, post kiam regos alia socisistemo, se malgraŭ tio nacieca ideologio daŭre infektas la menson de l’homoj. Sendube en la okazigo de militoj ludas grandan rolon la ekonomia faktoro. Tamen, miaopinie, ĝi tute ne sufiĉas por klarigi, kial homoj konsentas kadavriĝi aŭ murdadi en la nomo de nacio. Tiurilate ideologiaj, psikologiaj faktoroj povas en iaj cirkonstancoj ludi tre gravan rolon k eĉ esti decidigaj. La amo por eterna gloro, la konscio pri socia devo, la timo antaŭ fremda regado k altrudo de fremdaj moro k lingvo, ia sange mistika sento el pratempa deveno inklinigas la homojn partopreni tiujn sangoplenajn epopeojn, kiujn prikantis ĉiuj popoloj.

La homoj ĝenerale ne estas unue k ĉefe homoj, sed anoj de klano, de tribo, de nacio. Tion ili pli malpli forte k akute sentas. Kaj en tia stato kuŝas la granda, latenta, eksplodema forto, kiun grandkapitalistoj, registoj k demagogoj scipovas utiligi por peli la popolojn sur batalkampojn k en amasbuĉadojn.

Necesas esti blinda aŭ fermi vole la okulojn, por ne vidi, ke la naciismo estas la plej potenca ideo-forto el nia epoko. Per ĝi povis akiri la regadon Musolini, Mustafa-Kemal, Pilsudski, Hitler k.a. naciaj herooj. En la nomo de l’rajto por la popoloj disponi pri si mem, mortis k mortigis milionoj da soldatoj dum la lastdata mondmilito. Tiu principo estas ja unu el la 14 punktoj de la usona prezidinto Ujlson ; per ĝi li sukcesis entiri sian popolon en la milito. Laŭ ĝi li revis ordigi k pacigi la mondon.

Sed la sperto montras ĉiutage, ke tiu bela principo ne estas praktike aplikebla. Cetere estas granda trompo samigi la interesojn de burĝoj k proletoj en iu ajn nacio aŭ ŝtato. Estas plie danĝera iluzio kredi, ke solvoj al la mondkrizo povas esti aplikeblaj en naciaj kadroj, konservante la sendependecon k suverenecon de l’nacioj.

— página 2 —

38 — SENNACIULO

— Sed kion vi do proponas ?…

— Mi ne havas en la poŝo mirindan recepton, kiu povus tuj kuraci la mondon. Nenian panaceon mi reklamas. Fakulo en ekonomio mi ankaŭ ne estas. Cetere tiu scienco estas ankoraŭ tro nova k mankohava, por ke ĝiaj principoj povu esti agnoskataj kiel nepre obeendaj leĝoj. La fincelon de l’ homaro neniu konas ; tutsimple mi vidas obstaklojn, kiuj malhelpas ĝian antaŭeniradon. Unu el tiuj malhelpoj, k miaopinie ne la malplej grava, kuŝas en la kapo mem de l’homoj. Ĝi estas la nacieca ideologio, kiu baras al ĉiu racia solvo de sociaj problemoj, konsidere la nunan staton de l’tekniko en la mondo. La naciismoj estas inter si neakordiĝeblaj. Tio estas nepre kontraŭ ilia naturo mem. Sekve, kia estas la plej urĝa tasko, se ne penadi por detrui tiun danĝeran ideologion ?

Por detrui, ekstermi la naciismon, ne ekzistas pli bona, pli efika rimedo ol faligi unue la lingvajn barojn, kiuj apartigas la popolojn. Ni posedas la necesan ilon por tio. Ĝin donacis al ni Zamenhof. Laŭsperte ni scias, ke esperanto perfekte taŭgas por nia celo. Ĝia diskonigado, vastigado k lernigado estu do nia ĉiutaga tasko. Sed antaŭe, plej necese estas lertiĝi en ĝia uzado. Esperanto ne estu por ni nur helpa lingvo, per kiu oni balbutas ĉe hotelo aŭ en restoracio. Ĝi pli k pli fariĝu viva lingvo, per kiu ni pensas, rezonas k argumentas. La artefarita, racia, sennacieca lingvo eniĝu nian konscion tiel profunde, ke ĝi fariĝu nia preferata esprimilo, per kiu ni tute faligu la fremdon inter ni k niaj samlingvanoj el aliaj mondpartoj.

Unuvorte, ni estu veraj ĝisostaj esperantistoj. Kiuj traktas la Zamenhofan kreaĵon, kiel nure helpan lingvon, tiuj estas filistraj esperantanoj, ne esperantistoj. Ili tute ne komprenis la profundan signifon de tio, kion la elpensinto de nia lingvo nomis la « interna ideo de esperanto ».

Estas ja vere, ke per esperanto povas esti mensogoj dissemataj k malamo kreskigata. Diversspecaj faŝistoj uzas nian lingvon por sia eksterlanda propagando. Sed ili faras tion, tial ke esperanto ekzistas, estas realaĵo. Kiu kredas, ke faŝisto povus elpensi mondlingvon ? Ĉu ĝi estas necesa, por pluigi, eternigi la naciismon ? Certe ne ! Sed ĉu oni povas prezenti al si mondon pacan, sen landlimoj k sen esperanto ? Oni ne povas… Konkludu mem, kara Leganto.

La pesto, la plago de nia epoko estas la naciismo. Por trafe kontraŭbatali ĝin, esperanto estas nepre necesa. Tial mi ĝojas esti esperantisto. Laborante por nia lingvo, praktikante ĝin k penante per ĝi akiri menson de mondcivitano, mi havas la certon, ke miaj tempo k energio ne estas maltrafe elspezataj. Mi ĝojas pro mia esperantisteco, tial ke ĝi donas al mi la eblon forigi la malagrablan senton, kiun kaŭzas fremdo inter malsamlingvaj homoj. Per esperanto mi akiris konatojn k amikojn en ĉiuj mondpartoj. Estas ja vere, ke per esperanto mi ankaŭ havigis al mi kontraŭulojn en plej diversaj landoj. Sed prefere senti, sperti kontraŭecon ol fremdon !… Esti insultata en esperanto, tio estas al mi preskaŭ pli agrabla ol esti laŭdata en franca lingvo…

Eble la nuna civilizo pereos, kiel pereis la egipta, la greka, la roma k.a. ; eble neniam stariĝos mondpaco en la mondo ; almenaŭ por la imago mi povis, dank’al nia lingvo, vivi tiun idealan vivon ; per mia aliĝo al SAT mi havas la agrablan senton esti konscia ero de tiu embrio de sennacieca socio, kiun konsistigas nia mondorganizo.

Jes, mi ĝojas esti esperantisto k SAT-ano. Se mi ne havas, kiel Zamenhof, la iluzion, ke esperanto povas pacigi la mondon, almenaŭ forta estas mia konvinko, ke sen ĝi ankaŭ ne povus la homoj interfratiĝi tra la tuta tero. Sekve nia lingvo estas necesa pacigilo, se ne tute sufiĉa. Mi ĝojas esti esperantisto, tial ke la praktikado de nia lingvo donis al mi la senton, ke nenian respondecon mi havos en la abomenindaj frenezaĵoj, kiujn nun preparas ĉiaspecaj naciistoj.

E. Lanti.

[REKLAMO p.2] Jack London k Upton Sinclair — Verkoj de la du usonaj avangarduloj tradukitaj en esperanton. La Fera Kalkanumo — 368 paĝoj. Tradukis Saville. Prezo : 15.— fr. fr. — Jimmie Higgins — 374 paĝoj. Tradukis Froding. Prezo : 22.50 fr., bind. 29.— fr. fr. — Eldonoj de SAT

PRI LA REFERENDUMO

Por la Referendumo de la membraro rilate elekton de Ĝeneralaj Konsilantoj (kategorio A) por diversaj Horzonoj (vidi pĝ. 23-an en la Jarlibro !) ni fiksas kiel datlimon de la resendo de la voĉdonilo la 15-an de junio. La K-doj bonvolu plenumi ĝis tiu dato sian membrodevon en la intereso de la orda funkciado de la Asociaj organoj.

La Plenum-Komitato.

KIU HELPOS ?

Per emociaj leteroj esprimas diversaj K-doj en faŝistaj landoj sian fidelon al SAT, k kun malĝojo anoncas, ke ili devas rezigni aboni al niaj organoj. Multaj inter ili, kiuj restis fidelaj al la lab. movado, vidas sin hodiaŭ senlaboraj. Ekzemple ni scias pri unu K-do, kiu devas rezigni pri vespermanĝo, por povi afranki leteron al SAT.

Ĉu ne estus solidara ago starigi ĉe SAT Interhelpan kason, al kiu la pli bonstataj K-doj ne jam suferantaj la despotan reĝimon faŝistan, povus ĝiri donacon laŭpove ? Per kolektado en grupoj, ĉe taŭgaj okazoj, la ŝarĝo por la individuo ne estus granda, k tamen la sumoj tiel konsiderinde akumuliĝus.

La SAT-administracio, konforme al la disponebla mono, sendos tiam al la SAT-anoj en la koncernaj faŝistaj landoj nian organon, senpagan por ili, k per tio certe kreskigos en ilia konscio la konvinkon, ke solidaro en SAT ne estas bela, adorata revo, sed sobra, memkomprenebla fakto.

Pri la mastrumado de tiu ĉi kaso la Administracio faros apartan raporton en la gazeto k kvitancos sumojn de minimume 5 frankoj.

La Plenum-Komitato.

XV-a KONGRESO DE SAT EN PARIZO

3.-7. aŭgusto 1935

Adreso: SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20

  1. Komuniko.

La aliĝoj al nia XV-a Kongreso alfluas tro malrapide ! Certe ni ne kulpigas la unuopajn K-dojn pro tiu fakto, ĉar ni konscias, ke la malcerta politika k ekonomia periodo, kiun ni travivas, hezitigas multajn. Ni tamen alvokas, en la intereso de nia organiza laboro, ne tro prokrasti la aliĝon ! Tiuj, kiuj definitive decidiĝis fari la vojaĝon al Parizo en tiu ĉi somero, nepre sendu al ni sian aliĝon kun la kotizo (20.— fr.fr., 2 guld. aŭ egalvaloro).

La definitiva dato por la SOMERLERNEJO estas : 23. julio ĝis 2. aŭgusto. Interesiĝantoj notu tion k anoncu sin ĝustatempe ! Krome okazos lekcioj en la kadro de la Tria Laborista Altlernejo dum la Kongreso mem, kondiĉe ke inter la partoprenontoj anonciĝos kelkaj K-doj, kapablaj lekcii. K-do P. Neergaard, Kopenhago, la organizinto de la Unua Lab. Altlernejo (1933, Stokholmo) jam promesis sian subtenon al tiu entrepreno.

Organiza Kongres-Komitato.

— página 3 —

SENNACIULO — 39

FAŜISMO EN KANADIO

« Kanadio, la lando de libereco, egaleco, la lando de britaj tradicioj, certe, la Faŝismo ne ekzistas tie », vi diros. Sed, tamen, la faŝismo ekzistas k eĉ kreskas en Kanadio. Kiel ĉie, kiam la kapitalistoj vidas la kreskantan forton de la laborista klaso, ili komencas starigi faŝistan partion, k nune, en Kanadio, ekzistas almenaŭ unu el ili.

En Kvebeko, la plej granda provinco de Kanadio, kiu havas loĝantaron el pli ol 2,000,000 da homoj, la faŝismo jam komencis levi sian kapon k montri sian forton. Montrealo (Kvebeko), la plej granda urbo el Kanadio, enhavas faŝistan partion, kiu pretendas havi 80,000 anojn. Eĉ ĉi tiu fakto ne estas la plej grava, pri faŝismo en la provinco de Kvebeko.

En julio, pasintjare, okazis striko ĉe la Noranda minejo en Norda Kvebeko. La laborantoj (plejparte ne-kanadoj) strikis ne por gajni pli altajn salajrojn, sed nur pro sekigilo por siaj vestaĵoj, k ankaŭ por havi sian labortempon kalkulita de la tempo kiam ili alvenas ĉe la supro de la ŝakto, ĝis ĉesiginte sian laboron, ili realvenas ĉe la supro de la ŝakto, de sube. Ĉu la minestroj konsentis kun ĉi tiuj postuletoj ? Tute ne.

La Kvebeka registaro sendis per aeroplanoj dudek policistojn al la minejo, kiuj arestis la gvidantojn k perforte ĉesigis la strikon. Fine, ĉiuj strikintoj estis maldungitaj, k la gvidintoj, arestitaj, estis kondamnitaj je du jaroj da malliberigo, k poste estos punekzilitaj el Kanadio. Kompreneble, komunistoj k socialistoj protestadis ĉe la registaro, sed ĝis nun, kun nenia rezulto.

Ontario, la provinco, kiu havas pli ol 3,000,000 da enloĝantoj, ankaŭ suferis pasintjare, k suferas nuntempe pro diversaj faŝistaj agoj. Ĉi tie ankaŭ estas faŝista organizo, kvankam pli malgranda ol la Kvebeka. Sed tio, kio estas pli timinda, estas la Ontario-registaro, t.n. liberala (?). En junio pasintjare, la popolo de Ontario elektis la « Hepburn » – an liberalan partion pro la kutima blindo de la needukitoj. Ĉi tiu administrado ne malfermis parlamenton dum lasta jaro, k nur malfermis ĝin, ĉirkaŭ la tria semajno de februaro 1935. Do, montriĝas, ke la registaro regis dum ok monatoj, sen ia kunsido de parlamento.

Kaj la registaro tute ne estis malaktiva dum tiu tempo. Unu el ĝiaj plej malŝatindaj agoj estas la kaŭzo de « Lakta milito », aŭ batalo inter laktaj disdonistoj. En Hamiltono, la due plej granda urbo de Ontario, estas kooperativa laktvendejo (la sola en Ontario), kiu, kiel kutime, disdonas dividendojn al siaj klientoj k al la produktantoj de lakto (la farmistoj). Sed la « Lakta Komisiitaro », ordonis, kvankam kooperativoj estas permesataj de la leĝo, ke ili ne disdonu dividendojn el profitoj al klientoj k produktantoj. La kooperativo ne obeis ĉi tiun ordonon de la kapitalistoj, k tial la aliaj laktvendistoj, en Hamiltono, komencis malaltigi siajn prezojn, ĝis la Hamiltonanoj povis aĉeti lakton por preskaŭ duono de la ordinara prezo. Tamen, fine, la registaro ŝanĝis sian decidon, k nun la lakta milito finiĝis, la prezoj estas ordinaraj, k la kooperativo, dank’ al la agado de la socialistoj el Ontario, denove havas siajn rajtojn, k krome… pli da klientoj !

La Federacio de Kooperativoj (Cooperative Commonwealth Federation), la Kanadia socialista partio k la komunistoj batalas nun streĉe, kvankam bedaŭrinde ne kune, kontraŭ ĉiuj kreskaĵoj de l’ faŝismo.

Ted Mann.

[REKLAMO p.3] Ĵus aperis : HISTORIO PRI LA SKISMO en la laborist-esperanta movado — La kompleta materialo (dokumentoj, faktoj, citoj), kiu rilatas la disiĝon de la fortoj okazintan en la postmilita laborist-esperanta movado pro maltoleremo, miskompreno de l’celoj k fanatika spiritostato. Kompilita de la Plenum-Komitato de SAT. 20 paĝoj. Formato : 13×19 cm. Prezo : 2.— fr. fr. afrankite ; nur 7.— fr. fr. por 5 ekz-oj al sama adreso. — SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20.

Planimedo faras paroladon

Per granda plimulto estis akceptita en la Laborista Esperantista Grupo jena propono de maliculo : Ĉiu ano vice devas fari en la grupo paroladon esperantlingvan, por sin ekzerci k kuraĝiĝi en la buŝa uzo de la lingvo.

Baldaŭ estos la vico de Planimedo. Konsciante pri la gravo de sia tasko, li unue havigas al si tricentpaĝan volumon titolitan : Kiel fariĝi oratoro ? Li trovas en ĝi la biografiojn, la sukcesajn karierojn de Demosteno, de Cicero, de Mirabo k de multaj aliaj eminentaj oratoroj de ĉiuj epokoj. Tiu legado instigas lin aĉeti spegulon por povi kontroli bonorde siajn laringajn movojn. Li donas tute specialan atenton al klara prononcado de la vokaloj. Li encerbigas al si, ke tiuj muzikplenaj bruetoj devas esti prononcataj nek tro fermite nek tro malfermite. Li serĉas palpadante la « oran mezon ». Li prunteprenas en la grupa biblioteko diskon kun la voĉo de sinjoro Privat (eksa burĝa kongresfamulo). Li voĉ-ekzercadas dum sia tuta libera tempo. Liaj dom-najbaroj akiras la konvinkon, ke li definitive freneziĝis… Por malpli suferi, ili funkciigas tage k nokte siajn radioaparatojn.

Post tio leviĝas antaŭ Planimedo en sia tuta terureco la plej turmenta demando : La elekto de la temo por parolado.

Oni petis lin prepari sian paroladon pri temo, kiun li tre bone konas, ĉu pro tio ke li havas fakajn spertojn, ĉu pro tio ke temas pri personaj travivaĵoj, rakontoj el lia vivo, kiuj estas rakonteblaj per la plej simplaj vortoj k kiuj ne postulas grandajn cerbajn streĉojn.

Li multe pripensis tiujn rekomendojn, sed fine preskaŭ indigne malakceptis ilin. « Tiaj konsiloj estas kiel akvoguto sur varmegan ŝtonon ; ili tiklas, sed ili ne produktas efikan reagon », li diris kolerete. « Kiaj el miaj travivaĵoj ja estas rakontindaj ? Kion do finfine mi spertis, kion mi trapasis ? Estas ja vere malmultege ! Mi neniam antaŭe kredis, ke homo povas travivi tiom malmulte dum kvardek-kvin jaroj ! Certe, mi partoprenis militbuĉadon, mi edziĝis k eksedziĝis, mi stratbatalis dum revolucio, mi estis ventro-operaciata k preskaŭ fimortigata pro eksplodo de gasujo. Sed ĉio tio ŝajnas al mi tiel egaj banalaĵoj, ke mi hontus ilin prezenti antaŭ la elita publiko de nia grupanaro. »

Pri lia fako aŭ metio paroli ? — Sed li jam de multaj jaroj estas senlaborulo, k hodiaŭ oni aplikas en lia fako tute aliajn teknikajn procedojn, ol en la tempo, kiam li ankoraŭ ŝvite faklaboris ! Do, kial rakonti al modernuloj malmodernaĵojn, per kiuj li eĉ povus ridindiĝi sin !

Ne ! li volas nepre paroladi pri io multe pli nobla k ideala, multe pli altspirita — sole konvena por li k la elitaj aŭskultontoj.

En la nokto kalejdoskopas tra lia kapo diversaj paroltemoj, mirindaj, potencaj, superecaj, k kelkaj ŝajnas al li aparte logaj k sorĉas lin multkolore k sirenvoke. Ili alprenas en lia cerbo jenajn titolojn : La animaj turmentoj estigataj pro la akriĝo de la homa racio. — La superhomeco tra la vojo de animalaj formoj. — Estetikaj flankoj de la religia mistiko. — Psikanalizo de l’sciuro. — La Amo post dumil jaroj…

Ĉiuj ĉi titoloj ŝajnas al li kaptotenindaj por elekto. Inter ili li hezitas longe, ĉar li ŝatus paroli pri scienceca amo k pri psikanaliza temo, sed li ŝatus ankaŭ pritrakti frenezostatojn de la subhomo konvulsianta en

— página 4 —

40 — SENNACIULO

Ni estas lacaj migrantoj

Emba.

Jen la dolĉa sonĝ’ enkovris
Mian vivkuninon,
Kiel ombro de l’vespero
La silentan pinon.
Kvazaŭ nimfo nun ŝi sonĝas
Sub ĉi foliaro,
Eble pri feliĉ-insulo
Sur fabela maro.

Venis ni el malproksimo
Sur la voj’ senfina…
Kiu scias, eble rekte
De la sin’ patrina ?
Estas ni migrantoj lacaj,
Nin evitas ĝojo ;
Premas nin la ŝarĝ’ eterna
Sur la dorna vojo.

Ni ne havas hejmon varman,
Nur sekretan sonĝon,
Kiam maja foliaro
Kovras jam la mondon.
Ni nur pezan ŝarĝon havas.
La estonto nigras…
Sur senfina dorna vojo
Ni eterne migras.

[REKLAMO p.4] REE HAVEBLAJ ESTAS ĈIUJ SAT-INSIGNOJ ! — Nove fabrikita stoko — Pingloj. Butonoj. Broĉoj. — Laŭ kataloga prezo : 4.20 fr. fr. por peco. Eta stelo sur ruĝa fono (nur pinglo): 3.— fr. — SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20.

Al la SAT-anoj k abonantoj en Belgio !

Pro la malplivalorigo de la belga franko ni estas devigataj peti de niaj anoj en Belgio pagi siajn kotizojn k abonojn laŭ alĝustigita tarifo. La kataloga tarifo estas do nuligita. La pago okazu sur la bazo de la francia tarifo (vidi pĝ. 8-an en la Jarlibro aŭ paĝon 2-an en la rozkolora katalogo).

Administracio.

[REKLAMO p.4] La noblajn ideojn de la anarkista pensulo KROPOTKIN pri sociordo, naturleĝaro, justo ktp. oni trovas bellingve prezentitaj en lia ĉefverko ETIKO — Tradukis ISAB — 240 paĝoj. 13×18 cm. Prezo (tre reduktita): fr. fr. 7.20. — SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20.

POR ŜTOPI LA BREĈON

34. listo

  • D. Pons, Mostaganem …….. 5.— fr. fr.
  • F. Both, Rotterd. (resto ADLEL) 26.50 »
  • H. de Boer, Rotterd. (resto ADLEL) …….. 15.— »
  • Pols, Rotterd. …….. 9.— »
  • A. Langeberg, Rotterd. …….. 10.20 »
  • F. ten Hagen, Amsterd. …….. 1.— gd.
  • Kolektitaj inter anoj de la Nynäshamna lab. esp. istaro …….. 5.— sv. kr.
  • Donaco de la sama klubo Nyn. . 5.— »
  • P. Leconte …….. 9.50 fr. fr.
  • Kolektita de 10 anoj de Laborista Esp. Klubo. Stokholmo … 5.— sv. kr.
  • Grupo lab. esp-ista, St.-Etienne 26.50 fr. fr.

(Ni ne kvitancas sumojn malsuperajn je 5 fr. fr.)

TRA LA ESPERANTA GAZETARO

La problemo de tutmonda malarmado.

Vidante tian titolon de artikolo en la UEA-organo « Esperanto », n-ro 2, oni estas scivolema, kiel la aŭtoro manumas tiun ĉi bruligan temon. Por eliri el tiu situacio de ĉiuloka militismigo li scias nur la recepton, ke

« oni devas nur ŝanĝi la bazon, eble ne la ŝtatojn aŭ registarojn, sed la popolojn ».

La kerno de ĉiu malbono estas la falsa (ĉu malĝusta ?) pensmaniero de homoj, k li laŭtigas la plendkrion :

« Strange estas, ke neniu penas tiun falsan pensadon forigi. Kial neniu stariĝas inter ni, kiu per sia aŭtoritato aŭdigas la voĉon de l’ popoloj k konkretigas iliajn dezirojn ? »

Ĉar oni simple senkapigas lin. Nenio povas pli karakterizi tiun senfruktan burĝan penson, kvazaŭ nur estus necesa iu homo, kiu savas la homaron mirakle. Por ŝanĝi la bazon, t.e. la popolon, oni devas havi la eblon paroli, sed tio necesigas antaŭe ŝanĝi la registarojn, kiuj tion malpermesas. Sed esprimante tiun logikan penson, la aŭtoro forlasus sian « neŭtralon » k fariĝus ja aĉa politikisto, — suspekto, kiun li certe ambaŭmane forgestus. Musolini ne rigardas dezirinda eternan pacon, malpli eĉ lia kolego Hitler. Sed ambaŭ diktatore mutigas ĉiujn kuraĝulojn, kiuj ekprovas « konkretigi la dezirojn de l’popolo » Do la konkludo ? Vane ni atendos respondon…

La nova Savanto.

La Majstro de Oomoto, s-ro Deguĉi, la « mesio sub la standardo de l’Homaranismo », fondis novan movadon, kiu volas i.a.

« Propagandi la sanktan principon de Koodoo tra la mondo k efektivigi la idealojn de l’universala homaro (super-rasa k religia). »

Kompreneble oni neas ĉiun naciisman karakteron. Tute klare, ĉar la misia laboro de Oomoto servas al la pli alta grado de naciismo, al imperi-

animturmentegaj spasmoj. Fine li decidas kombini plurajn el la reliefiĝintaj temoj k formuli ilin sub jena komuna titolo : Psikanaliza studo pri hombesto suferanta pro pradevenaj animturmentoj miksitaj kun hereda fizika malbonfartego kaŭzita pro intensa kunsentado kun la gravedodoloroj de nova epoko.

La grupsekretario, kredante ke temas pri propraj travivaĵoj de Planimedo, aplaŭdas ĝoje kunfrapadante siajn manojn, kiam Planimedo al li komunikas la titolon de sia parolado.

« Ni profitos vere belan lekcion, k niaj anoj taŭge kleriĝos laŭ ritmo ĝis nun nekonita… Se per tio ni ne varbos dekojn da novaj membroj, nu, mi volus vet-enmeti mian kapon… »

Planimedo modeste ruĝiĝas pro la honoraj vortoj al li dediĉitaj, k li promesas ellabori la temon tre zorgeme. Hejme li relegas centon da paĝoj el la verko pri orator-arto, nome la parton, en kiu estas priskribita, kio distingas brilan oratoron laŭ la formo k ĉio, kion lerta k deca oratoro devas eviti en siaj paroladoj.

« Mi ne devas maĉadi la vortojn kiel cigaredan stumpon. Mi ne devas ripetuzi en unu sama frazo dudekfoje la saman esprimon. Mi ne devas malaltigi la nivelon de la parolado per maldecaj aludoj. Mi ne devas doni tro erotikan karakteron al sciencecaj studoj. Mi ne devas disŝprucigi mian salivon sur la apudsidantojn. Mi ne devas elmeti min al ridindiĝo per nepruveblaj asertoj. Mi ne devas bombasti ĉe la enkonduko, por eviti afonion ĉe la fino… »

Planimedo enstampis tiujn regulojn en sia cerbo, ĉiutage, ĉiuhore.. Ĝis venis la Granda Tago. Multaj grupanoj ĉeestas. La prezidanto movas impete sian sonorilon. La atento koncentriĝas sur Planimedon, kiu staras rigide k pale kiel marmora kolono antaŭ la oratora tableto. Sur lia folio kelkaj malprecizaj krajonaj notoj ; en la cerbo abunda torento da ideoj malharmoniece kunfluantaj unu en la alian.

« Tre ŝatataj Gekamaradoj !… » li eligas el sia brusto, kiu ellasas kvazaŭan ĝemon. La unuaj vortoj estas diritaj. Nun vivu la sekvantaj ! Sed kia katastrofo : la sekvantaj vortoj ne estas bonordigitaj, ili pasas nekohere tra la aperturo de la buŝo. Kiel fadenbulo ruliĝinta teren dissolviĝas la paroloj k terure implikiĝas. Planimedo abrupte paŭzas. Li spiras profunde, k alterne li paliĝas k ruĝiĝas. Ŝvitoperloj aperas sur lia frunto. La brakoj nerve tremas tra la aero. Haladzo forlasas la vizaĝan aperturon.

Du minutojn daŭras la baraktado — paroloj nekoheraj — paŭzo — voĉa gargarado — frazoĉifaĵoj — paŭzo — paŭzo — tri vortoj — sinkopo…

« Mi petas pardonon », singultas Planimedo. « Mi elektis temon tro malfacilan, k nun mi ne plu trovas elirejon el la labirinto. Mi sincere petas pardonon », k jam li sidiĝis, krispetigante la brovojn k ĝenate frotante la malantaŭaĵon de sia kapo.

La konsterniĝo estas ĝenerala. La prezidanto, restariginte la silenton, direktas severajn k gravajn parolojn al Planimedo, kiu fuŝis ĉi tiun grupvesperon per nerespondeca sinteno, k li konstatas la neeblon pridiskuti la de Planimedo anoncitan temon, pro « manko de klara linio en la traktaĵo de la parolinto » (neniu ja komprenis eĉ la sencon de unu sola frazo !).

Planimedo estis fulme kolera en tiu ĉi vespero, kolera kontraŭ ĉio k kontraŭ ĉiuj, — escepte kontraŭ si mem.

Nubo.

— página 5 —

ismo. Same kiel la kristanaj misiistoj antaŭiris la eŭropajn komercistojn k preparis la grundon por la posta materia konkero, tiel ankaŭ la japanoj aplikas la elprovitan rimedon k disvastigas la «japanan spiriton» en la laciĝintaj cerboj de la okcidentanoj. Por montri kiaspecaj uloj rifuĝas al la homama sankta afero, ni citas el «Oomoto Internacia» n-ro 3,

«Lastatempe la Tutrusa-Faŝista Partio sendis siajn reprezentantojn al nia Kameoka Centro k oferante sian plej altan titolon komisiis al nia Majstro la tutan komandorajton de la Partio».

Ne malbona tio! De nun s-ro Deguĉi rajtas komandi la Faŝistan Partion. Se li per komando likvidus tiun «homaman» partion?…

Laŭdinda rekordo.

«Svenska Esperanto Tidningen» n-ro 3 anoncis la aperon de sveda-esperanta vortaro, kiu estos la plej granda naci-esperanta vortaro en la mondo. La konstanta progreso de la esperanto-movado en Svedio tiel manifestiĝas k siavice estos favore influata per la eldono de tia grava verko.

Malofta gasto.

Post sufiĉe longa interrompo atingis nin nova ekzemplero de Brazila Esperantisto, reprezentanta la numerojn 3-12 por la jaro 1934. Ĉiu folio de la 20-paĝa kajero egalvaloras do al unu numero. Oni povas kompreni, ke la Redakcio ne volas interrompi la tradicion de la gazeto, aperanta jam la 28-an jaron. Sed tamen estus pli konforme al la faktoj, k eĉ pli rekomendinde laŭ propaganda vidpunkto, eldoni tiom da numeroj, kiom oni anoncas.

La perfida kontraŭdiro.

«Proleta Esperantisto», la organo de la franca IPE-sekcio, raportas en sia marta numero pri la stato de tiu organizo k indikas kiel membronombron 1081, inter ili 55 izoluloj. La financa raporto montras inter enspezoj la sumon de nur 1507.50 fr. fr. kiel pagitajn kotizojn. Ĉiu membro laŭ tio pagis 1.40 fr. fr. (!), dum la jarkotizo, ekzemple por izoluloj, estas 10 fr. fr. Kiu cifero do estas ĝusta?

Per la sama numero ni ekscias, ke «Sur Posteno» travivas novan krizon, kiu devenas de la tre malalta nombro da abonantoj. Nur 219 en la tuta mondo, inter ili 76 en Francio k ties kolonioj. Ni supozas, ke tiu nombro almenaŭ ne entenas la abonantojn al «Sur Posteno» en Sovetio, ĉar tiom malaltaj eĉ ni mem ne estus taksintaj la IPE-abonantaron. Estas bone memori pri la fieraj asertoj, por povi juĝi la valoron de tiuj asertoj, ke la proletoj forlasas SAT k amase enviciĝas en IPE-tendaron.

Multaj aliaj interesaj punktoj troviĝas en la raportoj, same de IPE kiel de ĝia franca sekcio. Ni rilatos al tio alian fojon.

H. P.

Novaĵoj

En Nederlanda Hindio ekaperis la unua n-o de «sendependa monata organo» «La Sperto» (adreso: H.H. Mewengkang, Makassar, Selebes, Indonesia D.E.I.; 4 paĝoj; abonprezo jara: 5 sv. fk.), kiu celas informi pri la situacio en Indonezio k ankaŭ propagandi esp-on en tiu arkipelago sudorient-azia, i.a. publikigante esp. kurson por malaj-lingvanoj. Ni notas kun intereso, ke en la Nederland-hinda insularo ekzistas multaj diversaj lingvoj, sed ke la ĝenerale komprenata estas la malaja lingvo (kvazaŭ helplingvo por tiu insularo!). Cetere la redakcio intencas ebligi per publikigo de la kurso al esp-istoj lerni la malajan lingvon! Nu, ĉu estus amatoroj?

El Japanio atingis nin ankoraŭ nova provbalono IPE-a: multobligita gazeto «Marŝu», kiu aperas en Kobe (adr. 142, Amagi-dori 8-chome, Nadaku), kun aldono «Nia Vivo», entenanta priskribojn pri la vivo de l’japana popolo. Ni ricevis nur la 2-an n-on (febr.), 28 + 4 pĝ. (Form. 15×23 cm.). Ĝia enhavo konsistas plejparte el japanlingvaĵoj k tial ne permesas al ni akiri tute ĝustan vidpunkton pri la tendenco de la gazeto malgraŭ la ripetitaj vortoj IPE k PEK. Tamen — hazarda noteto en «Sur Posteno» klarigas la kialon, pro kiu ni ne ricevis la unuan n-on: Ja en la unua n-o troviĝas esperantlingva artikolo direktita KONTRAŬ SAT. Ke oni ne sendis al ni tiun n-on, tio montras, kiom mallojalaj estas la eldonantoj!

N. B.

EL NIA LETERUJO

«Sankta ekzekuta servo.»

K-do Oddmund Rykkvin (19 038) raportis pri konsekro de nova domo en Oslo per la norvega kristana misio:

«En la domo du butikaj elmontrejoj ekspozis grandan nombron da Kristo-bildoj k apude kartonojn kun bildoj pri soldatoj k oficiroj en belaj uniformoj, donacotaj kompreneble al infanoj — kristanaj nature. Tiaj simbolaĉoj estas lokitaj apud Kristo-bildoj! Vidinte tion, eĉ toleremulo perdas paciencon. En Norvegio estas teologia profesoro, kiu nomas militon sankta ekzekuta servo. La dio de tiu teologia profesoro estas identa kun la estroj de la grandaj armilfabrikoj. Bedaŭrinde multaj kristanoj kredas la vortojn de tiu demagogiaĉo. Tiel la pacema laboristaro estas devigata forlasi la eklezion, kvankam ja la origina kristanismo deziris enkonduki en la mondo evangelion de paco. Nun tiu evangelio ŝajnas tute oficiale ŝanĝiĝi en militan evangelion. Se la eklezio konsentas tiun ŝanĝon, ĝi verdiktas mem sian pereon k tiam estu malbenita la memoro pri ĝi!»

K-do R. memoru, ke la pozicio de la eklezioj estis neniam alia. Depost sia ekzisto ili troviĝis ĉe la flanko de la reganta klaso k benis ĉiulande la armilojn destinitajn por «peki kontraŭ la diaj ordonoj». La laboristoj devus jam delonge foriri el tiu institucio celanta la spiritan mortigon.

Arkaika metodo de diplomatoj.

Prave atentigas nin K-do pri la lingva flanko de la konversacioj inter Hitler k Simon en Berlino, menciante rimarkon aperintan en «La Tempo», franca ĵurnalo, kiu raportis, ke la 12 horoj da interparolado fakte reduktiĝas al 6, ĉar la duono de la tempo estis uzita por tradukoj. Ne necesas aldoni, ke la enhavo de la alia duono ankaŭ estis preskaŭ nula.

En la ungegoj de la hispana inkvizicio.

Hispana K-do sendis al ni la tekston de letero, direktita de la socialista deputito Ramon Gonzalez Pena, kiam li estis mortkondamnita de la «respublikana» registaro Leru (Leroux), al sia kolego Alvarez del Vayo:

«Kara K-do! Se mia animstato ne estus firma en ĉiu momento, via lasta letero kontribuus por ĝin levi. Nun venas por mi la momento de vera emocio. Ĉu pro timo al la viv-kontraŭstaro? Mi kredas, ke mi ne bezonas perforti min por prezenti al vi, ke se alvenos la momento, mi finus trankvila k normala la lastan etapon de mia vojo. Mia emocio, mia granda emocio estas vidi, ke mi enkarnigas ĉi-tiun movadon de amaskonsento.

Kion povas deziri socialisto krom esti utila al sia partio ĝismorte? Kiam mi vidas la entuziasmon de vi ĉiuj, mi sentas, kvazaŭ forlasus min la memrego. La viv-kontraŭstaro ne malkomponis min; la estimado, kiun oni donas al mi, transformas min fortege. Mi estas homo de emocioj; ne hontas mi tion konfesi. Neniam mi supozis, ke mi povus fari tiel bonan servon al la ideoj. Se la plej alta momento alvenos, mi sentus min troe repagita, sciante, ke miaj filoj, edzino k K-doj pri neniu devus honti.

Kiam mi skribas al vi, demandas pri mi via sendito k transdonas al mi la eltranĉaĵojn el la francaj ĵurnaloj k la leterojn. Kiel danki al ĉiuj vi pro tiom da aktiveco? Kredu, amiko Vajo, ke mi ne povas esprimi la dankemon, kiun mi sentas.

Oni juĝas min inda, kion pli mi povas deziri?

Vi ne bezonas senkulpigi vin, ĉar vi ne povas veni por viziti min: Mi jam vidas vin per la reciproka ago de niaj spiritoj.

Ĉirkaŭbrakojn, multajn fratecajn ĉirkaŭbrakojn, k la solenan honordiron, ke en nenia momento ni devas tim-dubi. Ne estas vanto, estas la voĉo de la idealo, kiu kuraĝigas min. Estas la amo al miaj samidealanoj, kiu ne forlasas min…

Ramon G. Pena.»

Pri proleta gazeto ilustrita

La bele ilustrita lab. gazeto holanda „Wij» (Ni) post longaj klopodoj de niaj k-doj konsentis aperigi esperantajn tekstojn apud la holandaj sur unu paĝo. Krome en la n-ro 19 unu tuta paĝo ilustrita estas dediĉita al esperanto, kun propagando por la Federacio k por SAT.

Radio Hilversum

(VARA-mikrofono) disaŭdigos de 19.10 — 19.30 h. MET (la lasta de 18.10 — 18.30 h.) lekciojn pri esp. temoj de s-o Degenkamp (pere de la Nederlanda LEA) la 11-an k 25-an de majo, la 2-an k 22-an de junio. — Pri verkoj, pri kiuj oni deziras mallongan recenzon, oni sciigu al: G. J. Degenkamp, Rietstr. 40, Utrecht, Nederl. — Ondlongo de la stacio: 301,5 m.

P.G. v. d. Plank (16 794).

ATENTU!

La Esp.-Klubo en Stadskanaal aranĝos letermatenon en majo. Ni atendas multajn Let. k kartojn el la tuta mondo. Resp. garantiata. Adreso: Dirk J. Toonstra, Semskade H 241, Stadskanaal, Nederlando.

— página 6 —

En nia movado

(Kroniko)

HISPANIO. Valencio. En la nova Komitato de la Lab. esp. grupo la plej gravaj funkcioj estas plenumataj de SAT-anoj, nome: K-do L. Hernandez, prezidanto; Jose Tormo, vicprezidanto; Manuel Lopez, ĝenerala sekretario; Ant. Ferrer, sekr. pri propagando; Franc. Anton, sekr. pri sportoj.

NEDERLANDO. «Nia propra domo» nomiĝas la grupejo de la Hagaj sekcioj de F.L.E. nederlanda. Kunvenoj k kursoj okazis tie kutime ekde la 20-a horo vespere, k dum la alia tempo la ejo estis fermita. Sed de nun okazos ŝanĝoj. Ĉambro I fariĝos butiko k informejo. Ĉambro II estos legsalono, malferma por ĉiu esperantisto. Senlabora K-do dejoras tie ĉiutage (ekskluzive dimanĉe) por informi pri esp-o k nia movado, k ankaŭ kiel butikisto k lingvokonsilisto. Per tiu centro ni povos firmigi nian kamaradecon k nian idealismon, tie ni povos koncentrigi niajn fortojn por la laboro. Ankaŭ K-doj malproksimaj de Hago, povas helpi al ni sukcesigi niajn aranĝojn, ekz. sendante al ni leteron aŭ esp. gazeton el sia regiono (lokaj bultenoj kun esp. artikoloj), k se eble malnovan jarkolekton aŭ kian ajn legaĵon por la esp-a legejo. Ni antaŭdankas pro tio k laŭpove rekompencos. Adreso: D. Caplein, «Nia Propra Domo», Ruysdaelstr 134, Den Haag.

La 30. marto fondiĝis Haga SAT-rondo, kiu elektis kiel vicperanton K-don A. van Scheepen. La anoj de la 4-a Haga FLE-grupo pagas sian kotizon k abonon por «S.R.» po 8 cendoj semajne al la grupa kasisto, K-do Berkel. (La Peranto: P. Schwartz).

La Roterdama SAT-rondo kunvenis la 31. marto en la propra domo de la V-a sekcio. K-do Eerdmans parolis pri la juda persekutado k skizis la devenon de la rasoj, gentoj, nacioj, religio. Li instigis al objektiva pensado k forigo de mistikemo el la mensoj. Ĉeestis 35 SAT-anoj.

POLIO. Krakovo. La Lab. esp. asocio Tagiĝo ĉesis vivi, ĉar la polico la 17. marto fermis la ejon post traserĉo al 150 personoj ĉeestintaj la regulan lekcion tie okazantan (la traserĉo daŭris la tutan nokton). Kvankam nenio kompromita estis trovata, la polico konfiskis la kancelarian havaĵon, forprenis la ejon k deklaris al la grupestro, K-do P., ke la traserĉo estas farita, ĉar la asocio estas konsiderata kiel pure komunista! (Ni ne miras ekscii, ke tielnomataj «neŭtralaj» esp-istoj estas la instigintoj al tiu ago, jaluzaj vidante, ke tie, kie ili kredis havi la solan disvolvorajton, ekprosperas forta laborist-esperanta movado! «Tagiĝo» estis subtenanta membro de SAT. — Red.).

PORTUGALIO. En Porto fondiĝis «SAT-en»-Komitato (SATENKO), kiu celas la disvastigon de la SAT-ideoj en Norda Portugalio. Kiel unua tasko tiu Komitato organizos k antaŭenpuŝos la SAT-rondon en Porto; ĝi intencas interrilati kun izolaj SAT-anoj, LEA-grupoj aŭ SAT-rondoj, SAT-simpatiantoj k provos rekruti ankaŭ la lab. elementojn troviĝantajn en neŭtralaj grupoj. (19 154.)

[REKLAMO p.6] Decidiĝu por aboni al la soci-politika k literatur-scienca organo de SAT — SENNACIECA REVUO — Ĉiumonate 16 paĝoj. Ilustrita. Socipolitika revuo de tutmondeca vidpunkto. Originala k tradukita literaturo laborist-tendenca. Sub la Sagoj de l’Kritiko, ktp. La aprila kajero jam aperis. Unuopa n-o: 2.25 fr. fr. Jarabono sur la bazo de 25.— fr. fr. SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20.

FAKA MOVADO

La propagando ĉe la maristoj.

Kiel ni povas pliprofundigi k pliintensigi la propagandon de esp-o en maristaj medioj? Unue per tio, ke ni helpas la nuntempe vojaĝantajn maristesperantistojn, liverante al ili propagandmaterialon; la timantoj devas kuraĝiĝi k peti adresojn de diversaj K-doj, kiuj pretas helpi. Due, la haven-urbaj grupoj devas subteni tiun propagandon de l’maristoj, kiuj regule vizitas la dungejojn, sindikatejojn, ktp. Maristo scianta esp-on, ne devus sencele vagi en iu ajn havenurbo; li devus trovi flugfolieton, kiu surhavas adresmaterialon k sciigojn, kiuj helpos al la alvenanto senpere trovi la aktivulojn. Ne ŝajnas praktika la propono de iu K-do, ke SAT mem eldonu tiajn flugfoliojn; preferinde la koncernaj havenurbaj grupoj mem kompilu ilin. La sekretario de la Marista Esp. Ligo ankaŭ ne povas prizorgi mem tian laboron, koncernanta multajn lokojn. Li nur povus sciigi per «S-ulo» pri la progresoj k eventuale peti informojn rilate la propagandon kc. Tro malmultaj Grupoj subtenas ĝis nun la Maristan E. Ligon, ĉefe pro propraj financaj malfaciloj, aliaj ankaŭ pro nescio. Ĉu tio ne havus propagandvaloron, se ekzistus en ĉiu havenurbo konsulejo(j) por niaj maristaj K-doj? Certe ĉiuloke ekzistas helpemaj K-doj por tia laboro. Ĉiu grupo en aŭ proksime de havenurbo devus elekti tian aktivulon, kiu prefere estu mem maristo aŭ havenlaboristo, pro la profesiaj konoj de ĉi lastaj. Sed eĉ se tio ne eblas, la grupoj elektu K-don por la nomita laboro. La adresojn kolektas la sekretario de la Ligo, K-do Ekblad, Villa Skogbacka, Kvicksund (Svedio), kiu povos komuniki poste ilin al la redakcio de «S-ulo» por publikigo.

Tio estas mia persona opinio, kiu estas pridiskutebla. Havenurbanoj, pritraktu en viaj grupoj la problemon, aprobu aŭ malaprobu miajn ideojn. Ni vivigu la laboron inter la maristoj! Kaj la maristaj K-doj mem rakontu de tempo al tempo al la legantoj de la SAT-organo pri siaj nunaj viv- k laborkondiĉoj. Mian nunan adreson vi trovas en «S-ulo» n-o 426, p. 29.

12 715, Amsterdam.

Recenzejo

STELLAN ENGHOLM: Al Torento. — Dua eldono. Ĉe Eldon-Societo Esperanto, Box 698, Stockholm 1. Prezo: broŝ. 1.20 sv. kr. 93 paĝoj. Form. 13×18.

La dua eldono de tiu ĉi originale verkita novelo pruvas, ke eĉ iafoje esperantaj originalaĵoj ĝuas favoron ĉe la esperantista publiko. La sukceso kuŝas kredeble en la sincera k fidela priskribo de la kampara vivo k ankaŭ de la vivo de fabriklaboristoj. «Torento» estas imaga urbnomo.

Laŭ ekstera aspekto la libro estas plaĉa, k ankaŭ la lingvaĵo estas bona.

N. B.

CLEF DE L’ESPERANTO. — Ĉefeĉ-ŝlosilo [?] en konata miniaturformato (6,5×11 cm) por franclingvanoj. 32 p. Prezo 0.50 fr.fr. kun rekomendo de la neŭtrala landa movado, de UEA (adresoj), ktp.

DR. SZILAGYI: KURS I ESPERANTO. Eld. Societo Esperanto Stockholm; 96 + 4 paĝoj. Form. 14×20. Prezo: 2 sved. kr.

Tiu ĉi belaspekta lernolibro de sperta kursgvidanto estas provizita per 206 ilustraĵoj, ĉefe karikaturaj, prenitaj el la popularaj Adamson-serioj. Certe tia abundo da bildoj helpas altgrade fortigi la memoron de la lernanto. La instruanto, kiu penas konservi la lernantojn en sia kurso, trovas en ĉi tiu lernilo valoran helpanton. La gramatikaj klarigoj al ĉiu ĉapitro estas en sveda lingvo. La uzo de l’verbo en esp-o trovis apartan atenton de la aŭtoro. En la fino oni trovas diversajn facilstilajn legaĵojn. Rekomendinda, ĉar klare aranĝita libro.

N. B.

JESUS AMAYA: Esperanto-Hispan-Amerika Vortareto. — Havebla ĉe la aŭtoro, Apartado 59, Meksiko, D.F. 104 paĝoj. Form. 10 ½×12 cm. Prezo: 2 fr.fr.

La hispana parto de tiu ĉi vortareto estas skribita en fonetika ortografio, por kies enkonduko luktas aparta organizo. Sendube tiu ĉi ortografia reformo, pri kies utilo ni ne povas juĝi, ne akcelas tiom la disvastigon de la vortareto, kiom estus dezirinde. Krom mallonga resumo de la esperanta gramatiko ĝi enhavas ankaŭ klarigon pri mallongigoj de organizaj nomoj.

Ekster nia movado

La direkcio de la Nederlanda Fervojaro en Utreĥto eldonis luksan faldprospekton kun ilustraĵoj pri Nederlando k fervoj-karto. Oni sendas ĝin senpage al eksterlandaj interesiĝantoj (adreso: Direkcio de la Nederl. Fervojaro, Sekcio de Ekspluato, Utrecht).

La ĉi-jaraj foiroj de Parizo k Budapeŝto (en majo) uzas esp-on en korespondado k en la propagando (prospektoj, afiŝoj ktp en esp-o).

La komitato de la fine de julio okazonta Bruknerfesto en Linz (Aŭstrio) je honoro de la fama komponisto uzas esp-on k dissendis esplingvajn invitleterojn.

La 26-a Brita Esp. Kongreso okazos de 7-11. junio en Southend-on-Sea, laŭ invito de la urbestraro. La kongresontoj ĝuos senpage la tramojn k diversajn urbajn komfortaĵojn (sportejoj, marponto k.a.).

En Insbruko (Aŭstrio) okazas oficialaj kursoj por fervojistoj k poŝtistoj laŭ la rekta metodo.

Memornoto

PRIESPER. ARTIK. K NOTOJN ENHAVIS: Signalen, Stokh., 7., 14., 21., 28.3., 4.4.; De Fakkel, Amsterd., 12.3; Arbetaren, Stokh., 22.3.; Le Populaire, Paris, 21.3.; Bulteno de Nacia Instruista Sindikato, Pas-de-Calais, jan.; Rio Grande Filatelico, Porto Alegre, n-o 11-12, uzas esp-on; O Emancipador, Lourenço Marques, publikigas kurson kun multa esp. teksto.

PRI SAT MENCIIS: The Plebs, London, marto.

Korespondado

ARGENTINIO

K-do D. Ruiz, Venezuela 2902, Buenos Aires, dez. interŝanĝi PM kĉl, precipe kun Sovetio, ne akceptas bagatelojn, certe respondos.

ĈEĤOSLOVAKIO

Esperanto-Rondeto deziras kor. kun Gek-doj el ĉl. pri ĉt. Esperanto-R. Pardubice, Zel pluk., 1 el. prov. rota.

FRANCIO

8 gelernantoj dez. kor. kĉl komencantoj. Skribu al: René Lesou, 29, rue Plantin Tours (I. & L.)

NEDERLANDO

Parizanoj! Kiu el vi volas konduki geedzojn tra Parizo, dum 31.V. k 1.VI.35? W. Siglé, Hectorstr. 13, Amsterdam.

Fraŭla K-do dez. kor. kun ĉeĥoslov. f-inoj pri politiko k lingvoj. Resp. garantiata. A.W. Treurniet, Brederodestr. 46 b, Rotterdam.

[REKLAMO p.6] A. Rzewski: EKZILO — Rememoroj pri revoluciaj epizodoj. Tradukis el la pola K. DOMOSŁAWSKI. 60 pĝ. Form. 12×17 cm. Prezo 2 fr. fr. afrankite. Havebla ĉe SAT, 67, avenue Gambetta, PARIS 20.

N.º 429, 25 de mayo de 1935

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

11-a JARO, N-o 429 — MONATA ESPERANTO-GAZETO — 25. MAJO 1935

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO, ADMINISTREJO K SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO : 67, avenue Gambetta, Paris 20e Poŝtĉekaj kontoj je nomo de SAT-Paris : Bruxelles n-o 350 189, S’Gravenhage n-o 211 533, Kopenhago n-o 4 986, Paris n-o 1234 22, Stokholmo n-o 74 153, Wien n-o D-109 068, Zagreb n-o 41 448, Zürich n-o VIII-200 49. Alilande oni pagu per poŝtmandato je nomo de SAT. bonvalutaj devizoj en rekom. letero aŭ bankĉeko je nomo de « Bannier ».

FRAKCIA AŬ FAKA LABORO EN SAT ?

La signoj pri kreskanta unuecema laboro en la laborista esperantista movado plimultiĝas k vekas esperon en la koroj de multaj K-doj, kiuj kun profunda ĉagreno travivis la malbrilan epokon de nia movado. La simpla vero, ke la forto de la laboristaro troviĝas en ĝia unueco, eknestas en pligrandiĝanta nombro da lab. esperantistoj k espereble efikos kiel instigilo por la estonta evoluo de la lab. esperantismo.

Por forigi kiel eble plej komplete ĉiujn obstaklojn, kiuj povus bari la vojon al tiu ĉi kreskanta unuecemo, ni devas esplori, ĉu ne ekzistas organizaj rimedoj favorantaj tiun ĉi procezon, eĉ akcelantaj ĝin. Ĉar SAT por ĉiam devas resti la tegmento, sub kiu frate k man-en-mane la K-doj de ĉiuj klasbatalaj tendencoj laboru por la celo speciale elektita de nia Asocio, tial la lukto de tendencoj en la kutima formo, kia ĝi sin montris dum longaj jaroj, ne povas trovi lokon en ĝi. Tamen ekzistas en la Asocio konstantaj krizaj centroj,kiuj daŭre minacos superbordiĝi k provoki novajn skuojn, se ni ne ĝustatempe starigos digon firman k sufiĉe altan. Tiuj ĉi krizaj centroj estas la politikaj Frakcioj.

SAT estas verŝajne la sola organizo, kiu permesas en sia kadro la ekziston de politikaj frakcioj. La permeso de tiaj frakcioj estis inspirita de la ideo, ke ili esperantigu siajn partiojn, sed neniel la fondintoj de SAT celis liberigi la vojon al politikaj frakcioj por fari politikan laboron en la Asocio. Se tiel estus, la Asocio fariĝus ĥaosa batalejo, el kiu amase fuĝus la membraro postlasanta nur etan aron da fanatike interpugnantaj partiuloj.

La sperto montris, ke la tasko atribuita al la frakcioj dekomence fakte ne estis plenumita, sed male, la frakcia laboro koncentriĝis, kiel estis nature, al la klopodoj « konkeri » la Asocion por servigi ĝin ekskluzive al la propra partio. La « Historio pri la Skismo », ĵus eldonita de SAT, montras kun granda evidento la danĝeran rolon de frakcioj k devas instigi la fidelajn SAT-anojn al eksterordinara singardemo k atento. Tiom longe, kiom la tolerema k objektivema spirito ne konkeris la respondecajn kapojn de la frakcioj, ni devas kalkuli kun la tre verŝajna evoluo, ke politika frakcio, superanta laŭnombre aliajn aŭ akirinta relative grandan forton, klopodos submeti la Asocion sub la partian diktaturon k tiel kaŭzos novan skismon kun ĉiuj ĝiaj malbonaj, eĉ katastrofaj sekvoj.

Neniel mi celas tie ĉi kondamni politikan partion, kiun mi eĉ konsideras necesa k nepra por la emancipa lukto de la proleta klaso. Sed oni devas distingi la politikan laboron de tiu, kiun difinas al SAT-ano la Asocia Statuto. Neniu estas devigita aliĝi al SAT, sed oni devas postuli, ke tiu, kiu aliĝas, agnosku k sekvu la Statuton. La partiano, kiu estas laŭkonscie pli progresinta ol senpartiulo — ĉar li ekkonis jam la neceson de organizita batalo —, povas sen partia propagando pligrandigi la influon de sia partio per modela laboro en la senco de la SAT-Statuto, per klara ekspono de siaj ideoj k per lojala k tolerema sinteno.

Dum la frakcia laboro portas en si ĝermon de disigo, la faka laboro tendencas al unuigo. En la faka laboro povas renkontiĝi diverstendencaj K-doj, k la diversaj fakoj inter si ne kontraŭas, sed eĉ ofte kompletigas unu la alian. Tiuj fakoj, kiujn oni povas nomi ankaŭ Sekcioj, krom tio favorigas multe pli la utiligon de esperanto k ĝian propagandon. En SAT jam ekzistis, en la prospera tempo, granda faka vivo : funkciis pedagogia, kooperativa, junulara, sporta, studenta, vegetara, liberpensula sekcioj, inter kiuj kelkaj regule aperigis fak-paĝojn en « S-ulo ». Estas apenaŭ necese aparte montri al la granda utilo de tia faka laboro. En la kadro de l’ fakoj mem kunlaboras harmonie diverstendencaj K-doj. Komunaj specialaj interesoj interligas tiujn, kiuj sur idea kampo, pri teoriaj problemoj, furioze interbatalas k ne trovas la unuigan formulon. Sed facile k kun paco ili kunlaboras sur praktika kampo. Certe, ankaŭ dum tiu ĉi laboro ekaperas teoriaj problemoj, kiuj kaŭzas diskuton aŭ eĉ disputon, sed tamen, ĉar la objekto estas difinita k limigita, tial la interkonsento estas pli facila.

Se iel la organiza unueco de la laborista esperantistaro estas ebla, tiam nur sur la bazo de praktika laboro, kiu servas al ĉiuj sektoroj de la laborista klaso k el kiu ankaŭ la partioj profitus. Konsekvence, la frakcia movado devas rangiĝi post la faka k ricevi tian konstitucion, kiu atribuas al ĝi difinitajn taskojn, akordeblaj kun la Statuto de SAT k malebligantaj la danĝeran devojiĝon, pri kiu mi parolis.

Se SAT tiel estos sekurita kontraŭ ĉiuj surprizoj k havos antaŭ si agadkampon, sur kiu ĉiu SAT-ano trovos sian angulon por okupiĝi pri la kontentigo de interesoj precipe por li karaj, tiam pli rapide kreskos la fido al nia Asocio k ĝi realtiros la grandan nombron da tiuj K-doj, kiuj kun bona volo k kun entuziasmo iam sindone kunlaboris, sed ĉagrene nin forlasis, kiam la partiaj pasioj furiozis tra niaj vicoj.

H. P.

[REKLAMO p.1] En la maja kajero de SENNACIECA REVUO, ilustrita monata eldonaĵo de SAT (16 paĝ.) oni legas i.a. konsiderojn okaze de la Unua de Majo, skizojn pri aktualaĵoj de Usono, Islando, Holando, Britio, ktp, kc. — Ampleksa literatura parto, — Arto k Scienco. — Literaturkritiko. Prezo de la kajero : 2.25 fr. fr. Jarabono sur la bazo de 25 fr. fr. SAT, 67, avenue Gambetta, PARIS 20.

— página 2 —

44 — SENNACIULO

XV-a KONGRESO DE SAT EN PARIZO

3.-7. aŭgusto 1935 Adreso: SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20

  1. Komuniko.

AFIŜO. Ni ĵus eldonis simplan, dukoloran afiŝon kun okulfrapa alvoka teksto. Ni fiksis tute malaltan prezon, nome 0.30 fr. fr. (= 0.03 hol. gd.) por la ekzemplero. Sekretarioj de grupoj, sekcioj, rondoj, havigu al vi senprokraste almenaŭ unu ekzempleron por la elpendigo en via ejo !

RESTORACIOJ. La prezoj en la Parizaj restoracioj varias laŭ la monujo de la klientaro. Tamen ankaŭ en la simplaj restoracioj la manĝaĵoj estas bonkvalitaj. La prezo en simpla restoracio varias por manĝo inter 5-8 fr. fr. (trinkmono ĝenerale deviga, escepte de kelkaj vegetaraj manĝejoj : 10 %). Listo de rekomendindaj restoracioj (vegetaraj k aliaj) aperos en la Programlibro, kiun ricevos la kongresanoj. Parto de la Gek-doj verŝajne povos komunmanĝi apud la Kongresejo por maks. 5.— fr.

ARTAĴOJ. La OKK klopodas aranĝi la artan k distran flankon de la kongres-programo laŭeble per la propraj rimedoj, kiuj troviĝas je nia dispono (kantrondo, ktp).

TRAFIKILOJ. Atentu la aparte presitan artikolon pri tiu afero !

ALIĜU ! Ni refoje vokas al vi ĉiuj, Gek-doj en la tuta mondo ! Aliĝu multnombre la XV-an Kongreson ; ne hezitu pli longe ! Niaj aliĝlistoj montras ankoraŭ tre malmultajn nomojn el eksterfranciaj regionoj. La kongresdato rapide alproksimiĝas. Kaj por ĉiuj niaj aranĝoj ni bezonas scii, kiom proksimume da Gek-doj ni povos atendi la 3-an de aŭgusto en Parizo ! Do, sendu tuj vian aliĝon !

O. K. K.

  1. Listo de kongres-aliĝintoj.

  2. K-do Capoulade, Sète, Francio ; 22. Eug.-Robert, Le Raincy, Francio ; 23. K-dino Favreau, Le Raincy, Francio ; 24. E. Lanti, Paris ; 25. R. Laval, Champigny, Francio ; 26. A. J. Bienefelt, Delft, Nederl. ; 27. Jean Bernard, Bousbecque, Francio ; 28. k 29. A. k M. Veen, Amsterdam ; 30. Marcel Roux, Charbonnières-les-Bains, Francio ; 31. Daniel Pons, Mostaganem, Alĝerio ; 32. Belaud, St.-Nazaire, Francio ; 33. P. G. v. d. Plank, Dordrecht, Nederl. ; 34. T. Goudbeek, Zwolle, Nederl. ; 35. A. Cuny, Malakoff, Francio ; 36. H. Cachon, Eaubonne, Francio ; 37. Anton Francisko, Valencio, Hisp. ; 38. Jos. Féron, Fécamp, Francio ; 39. K-dino M. v. Essen, Marken Binnen, Nederl. ; 40. P. Cugny, Dijon, Francio ; 41. E. Barbezat, Peseux, Svisio ; 42. E. Barrow, Paris ; 43. Göte Klasson, Langshyttan, Svedio ; 44. Arleto Piŝon, Paris ; 45. L.G. Avid, Paris ; 46. Jac. Preker, Amsterdam, Ned. ; 47. Jan Van ‘t Hof, Amsterdam ; 48. Suzanne Collignon, Rebais, Francio ; 49. A. Pâris, Malakoff, Francio ; 50. K-dino E. Moon, Ilford, Anglio ; 51. E. Sugar, Manchester, Anglio ; 52. J. Sulsky, Luton, Anglio ; 53. Fritz Johansson, Höganäs, Svedio ; 54. K-dino Larguier, Le Masdeval, Francio ; 55. E. Jonsson, Langshyttan, Svedio ; 56. Rod. Dasen, Genève, Svisio.

PROPONOJ AL LA XV-a KONGRESO

  1. La 15-a Kongreso de SAT, konstatante, ke SAT, laŭ sia statuto k laŭ pluraj kongresdecidoj, celas esti organizo de ĉiuj klasbatalaj tendencoj, opiniante, ke la nuna tutmonda situacio pli ol iam necesigas la konservon de ĉi tiu starpunkto, deklaras, ke ĝi restas fidela al ĉi tiu sia dekomenca fundamenta gvidprincipo, konfirmas la en la 3-a SAT-kongreso eldiritan malaprobon pri enŝovado de disputpunktoj, kiuj disigas la diversajn klasbatalajn organizojn, komisias al la Plenum-Komitato severe obei nomitan gvidprincipon k zorgi, ke la redaktado de la SAT-organoj okazu konforme al tiu principo.

G.P. de Bruin (SAT-ano 670).

  1. La 15-a Kongreso de SAT, konstatante, ke necesas fiksi la taskojn k rajtojn de la frakcioj, deklaras, ke la ĉefaj taskoj de la frakcioj estas : 1) la utiligo de esperanto pere de la SAT-aparato en la servo de la tendenco, kiun ĝi reprezentas ; 2) la propagando por esperanto en la partio, organizo aŭ movado de ĝia propra tendenco ; — ke la frakcioj rajtas presigi siajn oficialajn, organizajn komunikojn en « Sennaciulo », kondiĉe, ke ili ne estu ampleksaj k ne enhavu atakojn aŭ ofendojn al aliaj klasbatalaj tendencoj ; — ke cetere la membroj de la frakcioj, kiel ĉiu SAT-ano, rajtas esprimi siajn ideojn en la diskuta rubriko de « Sennaciulo », kondiĉe ke tio okazu laŭ maniero neataka k neofenda al aliaj tendencoj, — k akcentas, ke SAT neniel respondecas pri la agado de la frakcioj.

G. P. de Bruin (SAT-ano 670).

Komentoj de la proponinto : Mi opinias, ke SAT por esti vivkapabla k por servi al la interesoj de la tutmonda proletaro, devas resti ĉiutendenca. Se ĝi ne estos tia, ĝi iĝos sekto, sen ia influo en la laborista movado. Lastatempe aperis en SAT-organoj artikoloj atakaj al Sovetio. Laŭ kongresdecidoj — ĝis nun ne nuligitaj — enpresigo de tiaj artikoloj (enŝovado de disputpunktoj) estas ne permesata. Kiel amiko de Sovetio, malaprobante la aperigon de tiaj artikoloj, mi per mia propono (1) celas elvoki klaran eldiron de la SAT-anaro, ĉu ĝi deziras konservi sian senpartiecan starpunkton ankaŭ rilate al Sovetio k la Komunista Internacio, aŭ ne. Por eviti, ke la frakcioj uzu la SAT-organojn por atakoj al aliaj tendencoj, mi faris la proponon (2), kiu fiksas taskon k rajtojn de la frakcioj.

Pri la Parizaj trafikiloj

Por ke la K-doj, kiuj venos por kongresi en Parizo, rapide estu kutimigataj al la uzado de la parizaj trafikiloj, mi donos ĉi tie kelkajn klarigojn.

La plej rapida transportilo estas la Subtera fervojo, kies reto kovras la tutan Parizon k parte etendiĝas eĉ ĝis la antaŭurboj. Ekzistas du kompanioj subter-fervojaj ; la plej granda (11 linioj) estas « Métropolitain » (mallongigite « Métro »), la alia (2 linioj) nomiĝas « Nord-Suda » k havas interkomunikon kun la « Métro »-stacioj. La stacioj estas ĉie en la stratoj de malproksime rekoneblaj, vespere lumigitaj. Eĉ sen la surskribo « Métro » oni facile ekvidus la alirejojn. Ĉe ĉiu stacio (ekstere) troviĝas surkartona plano de Parizo kun la tuta « Metro »-retaro k kun indiko per ruĝa globeto de la loko, ĉe kiu oni troviĝas. Tiu ĉi sistemo treege faciligas la orientiĝon ; oni ne bezonas sekve demandi pasantojn, kies lingvon oni ne komprenas. Subtere oni trovas ĉe la staciaj kajoj la samajn urboplanojn, en la vagonoj mem la vojoplanon de la linio kun indiko pri la ŝanĝ-stacioj (por transiri de unu linio al alia). Eĉ sur la vagonpordoj oni trovas tian lini-planon. Kiam oni atingis ŝanĝo-stacion, oni rigardas sur la kajo, kiuloke troviĝas la flavlume heligita ŝildo « Correspondance » (Komunikiĝo). Oni laŭiras en tiu direkto k trovas sur la muroj ŝildojn, kiuj precizigas per sagoj k staci-tabulo, kiun vojon oni devas trapasi por trovi la ŝanĝ-linion, uzendan por trafi la celatan stacion.

En ĉiu okazo, kiam oni deziras subter-fervoje atingi difinitan stacion, kiu ne estas la finpunkto de linio, oni devas suriri tiun kajon, ĉe kiu estas indikita kiel direkto la finstacio de de la linio. Ekzemple, por atingi subter-voje de la Norda stacidomo (Gare du Nord) la subter-stacion Ecole Militaire (la stacio plej proksima al la Kongresejo : Salle Adyar), oni uzas unue la linion 7 (tra la apuda Gare de l’Est) en la direkto : Palais-Royal ; oni elvagoniĝas ĉe la stacio Opéra k uzas de tie la linion 8 en la direkto : Auteuil, elvagoniĝante ĉe la celata Ecole Militaire.

Ĉe grandaj distancoj iom pli karaj estas la Aŭtobusoj (kiuj iom post iom anstataŭas la malmodiĝintajn tramojn) ; ili estas signitaj kutime per literoj, kelkfoje ankaŭ per ciferoj (nome kiam ili anstataŭis tramojn, kiuj havis la samajn ciferojn). Ni rekomendas al la K-doj, venantaj de Gare du Nord, uzi la aŭtobuson AC, kiu kondukas ilin por 0.90 fr. — 3 sekcibiletoj — (se ili aĉetas biletlibreton, nomatan carnet (prononcu :

— página 3 —

SENNACIULO — 45

karne) kun 20 sekcibiletoj por 6.— fr.) rekte ĝis la kongreseja apudo, nome Champ-de-Mars, la finstacio de la linio. La tarifsistemo k la biletoj estas la samaj kiel por la tramoj. Prezo : 0.30 fr. por sekcio, sed minimume 0.60 fr. — kondiĉe ke oni aĉetis carnet, kion ni nepre rekomendas, ĉar aliel la prezo plialtiĝas je 0.10 fr. por ĉiu sekcio.

Lu-aŭtomobiloj (« taxi ») estas rekomendindaj nur, se pluraj personoj uzas ilin kune, k se oni deziras eviti la transportadon de kofroj k valizoj tra subteraj stacioj aŭ sur aŭtobusaj peronoj. Oni havas tiam la garantion alveni plej rapide k plej rekte al la celo, k la prezo estas modera, precipe se la pago dividiĝas inter pluraj personoj.

Kun plezuro la Kongres-Komitato sciigas, ke je la dispono de la kongresanoj estos Plano pri la pariza subterfervoja retaro kun esperanta teksto.

N. B.

EN PARIZO ANTAŬ 64 JAROJ

En tiuj ĉi lastaj tagoj de l’maja monato, antaŭ sesdek kvar jaroj, plenumiĝis inter la muroj de Parizo terura tragedio. Brulegoj ruĝigis la ĉielon, kanonoj detruis per siaj obusoj kune kun tombejaj muroj la lastajn rezistantojn de la Komuno, tiu unua provo de laborista regado en la historio de nia epoko. Komenciĝis ekstermado al la Pariza popolo, kiu havas en la historio nenian egalon, escepte eble la last-oktobran batalon en Asturio.

Antaŭ la urbopordegoj tiutempe gardostaris la prusoj sub Bismark. Kaj kun granda intereso la observanto rimarkos, ke antaŭ tiuj prusoj jam estis kapitulacinta la reakcia franca registaro de Tjer (Thiers), sed ke male la Nacia Gvardio, formita el etburĝaj k proletaj elementoj de la pariza loĝantaro, preparis la defendon de la urbego, rifuzante pro naciaj konsideroj la submetiĝon. La defendo de la Gvardio esence celis la eksteran malamikon, sed por ebligi tion, la popolo unue devis renversi la propran burĝan registaron. Kaj tion ĝi faris la 18-an de marto 1871, traktante Tjer k liajn ministrojn kiel perfidulojn de la nacio. La nova pariza registaro formis koalici-administradon el membroj de la I-a Internacio, Blankianoj, Prudhonanoj, burĝaj respublikanoj k seniluziigitaj patriotoj. Ĝi ne estis « proleta diktatoreco », ĉar… 8 tagojn post sia formiĝo ĝi apelaciis al la universala voĉdonrajto de Parizo, kiu elektis demokratan komunum-administracion. Grandanime ĝi lasis trankvilaj la kontraŭulojn, kiuj havis sufiĉe da tempo por en Versajlo, kien la registaro rifuĝis, restarigi sian reakcian civilmilitan armeon, kiu fine de majo estis detruonta la fortojn de la pariza popolo.

Karlo Marks skribis pri la tiama eraro de la popolregistaro tre indulgeme, tamen riproĉe, jenon en « Intercivitana milito en Francio » (II. ĉap.) : « Anstataŭ marŝi kontraŭ la tiutempe tute senhelpa Versajlo, oni permesis al la ordopartio ankoraŭfoje provi sian influon ĉe la balot-urno, kiam la 26-an de marto estis elektata la Komuno. En tiu ĉi tago la ordopartianoj interŝanĝis en la balotejoj ĝentilajn vortojn de l’interpaciĝo kun siaj, ho, tro grandanimaj venkintoj, samtempe murmurante en siaj koroj solenajn promesojn, siatempe sange venĝi sin. »

En majo la Blanka armeo de Tjer, helpate de Bismark, marŝis kontraŭ Parizon k supervenkis la parizan popolon post longa, heroa defendobatalo. La blanka teroro, sekvanta la malvenkon, la Sanga Semajno (21./28. majo) restos neestingeble gravuritaj en la memoron de la tutmonda laborularo. Miloj da mortigitoj (oni taksas ilin je 30.000), miloj da deportitoj estis la bilanco de la blanka venĝo. Eĉ la respublikana, ne socialismema granda franca aŭtoro Viktoro Hugo estis terurita antaŭ la vido de tiom da sangverŝado k da maljusto kontraŭ la popolo. En sia bela poemego « La Terura Jaro » li esprimas per potencaj k majestaj versoj sian… pli vere kompaton ol favoron al la parizaj komunanoj, priskribante kruel-agojn k batal-scenojn eterne legindajn por la posteuloj.

El laborista plumo la plej valora verko pri la Komuno estas skribita de Lisagare (Lissagaray) ; ĝi ne nur fidele spegulas la Historion de tiuj monatoj, sed ankaŭ reflektas la animstaton de l’komunanoj k havas literature tre altan nivelon¹.

Unuafoje en tiu ĉi jaro estis aranĝata ampleksa Ekspozicio pri la Komuno, en kiu estis videblaj dokumentoj k objektoj de la epoko. Ĝi okazis en la komuniste administrata urbo Sankta Dionizio (St. Denis), antaŭurbo de Parizo. Bedaŭrinde ĝi estos fermita antaŭ la okazo de la 15-a SAT-Kongreso. Tamen la Parizaj K-doj, kiuj gvidos la vizitontojn tra la urbo, volonte montros al siaj gastoj la memoraĵojn, kiuj rilatas al tiu heroa periodo.

N. B.

¹ Havebla nur franclingve ĉe SAT ; 580 paĝoj ; prezo multe reduktita : 17.50 fr. (antaŭe : 25.— fr.).

Al tiu ĉi n-ro estas aldonita nova Prospekto pri la » Plena Vortaro de Esperanto » (2-a eldono), kiu aperis ĉe SAT. Ni rekomendas ĝin al la atento de la Legantaro.

INTERHELPA ABONSERVO

Zaandamaj lab. esperantistoj (kolektita de K-dino Taanman) …….. guld. 5.60 Joh. Peterse, Rotterdam …….. » 1.— Amundsen, Oslo …….. fr. fr. 10.— J.C. Kries, Zaandam …….. guld. 2.50

Ĉe la Laboristaj Esperanto-Asocioj

La Kongreso de FEO¹ en Marsejlo

La ĉi-jara Kongreso de la LEA por franclingvaj regionoj (FEO) okazis de 20/22. aprilo en Marsejlo, tiu grava sudfranca havenurbo. La nombro de vizitintoj estis reduktita per la situo de la kongresurbo, kiu ne permesis al la multaj pli norde loĝantaj K-doj (k precipe ne al belgianoj) partopreni, pro la malproksimo. La Federacian Komitaton reprezentis K-doj Pâris k Robert. La agadraporto de la Komitato estis longe k vigle pridiskutata. Precipe la debato turniĝis ĉirkaŭ la organo (« Le Travailleur espérantiste »), kies neregula apermaniero k ankaŭ ekstera aspekto malkontentigis multajn K-dojn. Oni proponis ĉiumonatan aperadon, se eble, k oni postulis, ke almenaŭ ĝi estu tute regule aperigata, pri kio zorgu la redaktoro k la ekspedisto. Oni deziresprimis trovi en la gazeto artikoletojn en esperanto apud la grandaj franclingvaj princip-artikoloj k ankaŭ paĝon por la komencantoj kun gramatikaj ekzercoj. Ĉiuj aprobis tiun proponon. Aliaj proponis, ke oni publikigu adresaron de grupoj, sekretarioj, kunven-lokoj, izoluloj en la gazeto. Al tio kontraŭis la reprezentantoj de la estraro.

Pri la problemo de l’reunuigo de la lab. esp. movado la diskuto estis afabla. Komitatano Pâris legis diversajn dokumentojn ricevitajn de la skisma organizo k rezolucion prezentatan de la Komitato. Oni elektis 7-personan komisionon, kiu verkis definitivan tekston de rezolucio, per kiu oni konsentas pri komuna agado rilate la propagandon ĉe diversaj organizoj, ktp, sub la kondiĉo, ke organize oni atentu la statutparagrafon, kiu ligas nin kun SAT.

La agadraporto fine estis aprobata, ankaŭ tiu de la gvidanto de la koresponda kurso (E. Robert). Por elekti la novan Fed. Komitaton estas denove komisiita Parizo. La proksiman kongreson organizos Havro (Le Havre).

E. R. (741).

¹ LEA por franclingvaj regionoj.

— página 4 —

46 — SENNACIULO

Jarkonferenco de S.A.T.E.B.¹ en Handforth

La SATEB-jarkonferenco okazis en Handforth (Cheshire) la 21-an de aprilo. Ĉeestis 30 anoj, ĉefe el la Manĉestra regiono. K-dino Ruth Dean prezidis. K-do Rosenbloom, sekretario, raportis pri la administrado k la klopodoj faritaj por ĝin bonordigi. La Bulteno de SATEB aperos de nun pli regule. Ĝi estu la ĉefa instigilo. Estas starigita perkoresponda kurso (« poŝta kurso »), kiun verkis K-do B. Roberts ; la centra adreso por la kurso estas : 45 Amos St., Manchester 9. La lecionojn korektas K-do T. Sugar. Kiel « alilanda sekretario » funkcias K-do D. Greenberg, 33 Cliff St., Manchester 4. Kotizpagis 63 K-doj (49 grupanoj, 14 izoluloj). La redaktanto de la Bulteno (K-do Roberts) raportis pri la progresoj faritaj rilate ĝian enhavon. Dissenditaj estas 280 ekz-oj. K-do Spiller raportis pri la librofako, K-do Sulski pri sia laboro kiel ĉefperanto de SAT. Post aprobo de la raportoj okazis rek- k nov-elektoj de la estraro. La grupoj de Manĉestro k Salford informis la konferencon, ke ili invitos la 16-an SAT-Kongreson al Manĉestro (1936).

Ĝis finredakto de tiu ĉi n-ro ni ankoraŭ ne ricevis raporton pri la Federacia Kongreso de la nederlandanoj okazinta en Groningen. Tamen ni estas informitaj pri tio, ke okazis dum tiu Kongreso speciala kunsido de la SAT-anoj, en kiu oni elektis K-don Bas Wels (Roterdamo) ĉefperanto por la nederlandlingva teritorio ; lia ĉefa tasko estos sistema varbado por nia organizo.

¹ SAT en Britio.

[REKLAMO p.4] GRUPO DA LERNANTOJ dez. kor. k. interŝ. PI k PM kun ĉ.l. Respondo garantiata. Skribu al : L.E.S. Antaŭen-Rua da Costa, 124, 1°, Lisboa, Portugalio.

POR ŜTOPI LA BREĈON

  1. listo.

A. Andersson (17 574), Stokh. ADLEL-resto …….. fr. fr. 20.75 Kamparanino …….. » 40.05 A. Oskam, Rotterdam …….. » 13.— Amundsen, Oslo …….. » 12.— P. Cugny, Dijon …….. » 6.25 P. George, Rougiville …….. » 26.50

[REKLAMO p.4] Multe oni parolas nuntempe pri Unueco en la Lab. Esp. Movado. Sed por povi prijuĝi la situacion, oni devas koni la kaŭzojn, kiuj kondukis al la disiĝo. Por tio havigu al vi la ĵus aperintan broŝuron interesan k instruan HISTORIO PRI LA SKISMO en la laborist-esperanta movado 20 paĝoj. Formato 13×20 cm. Prezo : 2.— fr. fr. afrankite. Ni liveras 5 ekz-ojn por favorprezo de 7.— fr. fr. afr. SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20.

EL NIA LETERUJO

K-do el Aŭstrio, ankoraŭ ne longe en niaj vicoj, liveras per sia letero ekzemplon pri tio, kiel sopire estas atendataj de multaj en faŝistaj landoj « S-ulo » k « Senn. Revuo » :

« … Antaŭ ĉio mi devas sciigi al vi, ke ambaŭ gazetoj tre, tre plaĉas al mi k mi sentas legante ilin, ke nenia cenzuro ekzistas ĉi tie en Aŭstrio. (? Red.) La ĝojon mi tute ne povas priskribi k mi atendas ĉiam senpacience la sekvontajn n-rojn. La gazetoj, kiujn oni ricevas ĉe ni, ne estas legindaj k tial estas ĉiam agrable, se mi povas ekkapti gazetojn eksterlandajn. Plej inda ŝajnas al mi « S. R. ». Ankaŭ « S-ulo » tre plaĉas al mi… »

Gek-doj iom bonstataj, memoru pri la helpkaso fondita por faŝist-landanoj en mizerstato ! Ĉiu obolo kolektita kontribuos al verŝo de ĝojo en sopirantajn korojn.

K-do J.S. (Oerebro) priskribas al ni en longa artikolo, kiel oni preparas la estontan militon en Svedio. Ni ekstraktas : « … Antaŭ nelonge la plej granda sveda armilfabriko Bofors (proks. 7 kilom. de Oerebro) por en- k eksterlandaj militekspertoj prezentis sian plej novan kreaĵon : 40-milimetra tutaŭtomata aerdefendkanono, kiu ĝis 7.500 m. povas trafi la celon k elpafas 135 pafojn minute. Oni bezonas nur kelkajn sekundojn

Planimedo gvidas kurson

La Grupo troviĝis en granda embaraso en tiu ĉi vintro. Mankis kursgvidantoj. Preskaŭ ĉiujare ripetiĝis la sama fenomeno, sed tiun ĉi fojon ĝi alprenis formojn vere harstarigajn. Angoro sufokis la gorĝon de la grupa sekretario, k li apenaŭ evitis svenon, — kiam Planimedo, sin ekĵetante antaŭen kun drameca gesto, anoncis sian kuraĝan intencon preni sur sin la gvidadon de la kurso.

La grupa sekretario faris grandajn okulojn, k estas malfacile diveneble, kia evoluo da ideoj trapasis malantaŭ lia frunto. Tamen, post sekundoj da konsterna muto, dum kiu Planimedo observis scivoleme la ŝanĝiĝantan vizaĝo-ĉielon jen tre nuboplenan, jen sunradian, de la sekretaria moŝto, ĉi tiu etendis la manon al Planimedo kiel dronanto, kiu kaptas al savilo — eĉ se tiu savilo estus nur pajlero…

La okuloj de Planimedo ekbrilis, k estis io malseka en ili.

— Do, mia kara Planimedo, vendredon je la dudeka horo akurate vi troviĝu ĉe la sojlo de la urbdomo de Novmondo, kie okazos via kurso, subvenciata cetere de la loka komunumestraro. Estas do tre necese, ke vi bone preparu vin por tiu grava tasko k ke vi aspektu inda k aŭtoritata kursgvidanto !

Planimedo promesis tion solene k viŝis ŝvitogutojn de sia larĝa frunto.

Planimedo preparis sin fervore por la inaŭguro de sia kurso. Merkredon li tralegis la ĉapitron pri prononcado en esperanto k rekomencis fari tiujn dolorigajn ekzercojn pri la mez-malfermita sonformado de la vokaloj, kiujn li jam estis farinta — kiel ni scias — okaze de sia bedaŭrinde tiom malsukcesinta grup-parolado. La dom-najbaroj ree akriginte siajn orelojn, falis en obtuzan malesperon, aŭdante la renaskiĝintajn parolekzercojn antaŭspegulajn de Planimedo.

— La malsano lin ree atakas ! ili flustris. — Kia plago por ni !

Kaj la radio-aparatoj komencis koncentrigi de ĉiuj flankoj siajn potencajn bruojn por mortsilentigi la kompatindan voĉon de Planimedo…

Ĵaŭdon, Planimedo iras al gladistino, kunportante sian plej bonan dimanĉan vestaĵon, — por ke li aspektu inda k aŭtoritata antaŭ la kursanaro. Vendredon, la fatalan tagon, li nek tag- nek vespermanĝas sed nur trinkas buljonon sengrasigitan k tason da nigra kafo. Poste li enaŭtobusiĝas k atingas tre rapide la urbdomon de Novmondo, kie estas la finstacio de la aŭtobusa linio. Feliĉe ! ĉar Planimedo estis profunde enfosiĝinta en la temaro de sia lernolibro, k la biletisto devis kriegi en liajn orelojn :— Finstacio ! Ĉiu eliru !, por ke li saltleviĝu kun distrita k fora mieno.

Unu el la grupanoj ĉeestas por la helpo al Planimedo en la organiza tasko de la unua vespero, distribuado de lerniloj ktp. Febre Planimedo petas tiun Kamaradon, resti tute proksimege apud li k subteni lin en okazo de bezono, ĉar li havas senton de svenemo vid-al-vide de la giganta tasko, kiu atendas lin… Dum la K-do-helpanto distribuas lernilojn, Planimedo staras senmove, absorbite plene per la belaspekta nigra tabulo, kiu troviĝas en la fundo de la ĉambrego.

Li pensas pri ĉiuj nigraj tabuloj, kiuj kirliĝis tra lia vivo, komence de iu nigra tabulo, antaŭ kiu li staris tremmane k emocie kiel sesjarulo…

Fine la helpanto atentigas lin, ke ĉiuj lernontoj estas priservitaj k

— página 5 —

por pafpretigi la kanonon. Ankaŭ Malmö-a fabriko zorgas pri militpreparado : Ĝi liveris en 1933 ĉ. 400 mil obusojn, 200 mil gasbombojn al la sveda armeo, krom aliaj armilspecoj. Ĉi-jare oni produktis 17 mil municikestojn, 11 mil obus-direktilojn, 300 selojn por municitransportoj ktp. Dum la lasta tempo oni ĉiuvespere kromlaboras. Tiel same en metal-laborejo en Landskrona, kie oni nun fabrikas 7 kanonturojn menditajn de Bofors por Persio. Ankaŭ la svedaj militistoj propagandas, aranĝante kunvenojn tra la lando, por popularigi la armeon… »

K-do Woso (13 768) el Britio notas por ni laŭ « Nova Gvidanto » (New-Leader) :

« La nacia registaro de Britio fanfaronas, ke la ŝtata buĝeto favoras la malriĉulojn. Sed fakte la malo estas vera. Laŭ financa spertulo de « Ĉiutaga Heroldo » la loĝantoj havantaj salajrojn de pli ol 250 £ jare pleje profitas. Sed 90 % el la loĝantaro estas sub tiu ĉi enspezo. 17.625.000 laboristklasaj familioj havas pli malaltan salajron. Ilia sola silentigilo estas pli malkaraj sidlokoj en la kinejo ! La amasoj devas pagi laŭ kreskanta proporcio nerektajn impostojn (anstataŭ 7 ŝil. 10 pencoj en 1932 ili devas pagi nun 9 ŝil. 4 p. jare). La riĉuloj, kiuj pagis 12 ŝil. 2 p., nun pagas nur 10 ŝil. 8 p… »

Komuniko de la Sennaciista Frakcio

Kiel anoncite en la februara n-ro de « S-ulo », la Frakcio nun disponas presitan organon, kiun la Gek-doj povas utiligi por diri tion, kio ne estas direbla en aliaj gazetoj. Sekve, la apero de Herezulo neniel konkurencas al SAT k neniu povas dubi, ke la sennaciistoj restas la plej fidelaj anoj de nia komuna mondasocio.

El la unua n-ro de Herezulo jam 1.400 ekz-oj estas senditaj al la adresoj, kiujn ni povis antaŭe kolekti. Ĉiuj K-doj, kies nomo troviĝas en la Jarlibro, ricevis tiun n-ron. Sur blua folio, aldonita al ĉiu ekz-o, ni petis, ke la ricevontoj bonvolu resendi ĝin, se ial la revueto al ili ne plaĉas. Sufiĉas ja en tia okazo simple redoni la kajeron al la poŝtisto, skribinte sur la banderolo la vorton : Rifuzita. Ĝis nun apenaŭ 30 ekz-oj revenis al ni kun tiu mencio. Ĉu estas espereble, ke la aliaj ricevintoj tenas la kajeron kun la intenco sendi sian abonmonon ? Se tiel estas, ili bonvolu ne prokrasti en la plenumo de sia devo. Ni ja ne volas kredi, ke ili intencas avare konservi la bonfide senditan ekz-on. Ĉiu ricevinto rapide do sendu al ni 4 stampitajn internaciajn respond-kuponojn aŭ 6 fr. fr., adresitajn al jena poŝta ĉekkonto : E. Adam, Paris 1350-62.

Ni jam ricevis kelkajn gratulajn k kuraĝigajn leterojn, per kiuj estas videble, ke Herezulo trabatos al si vojon k sukcesos elkrii verojn, kiuj sendube sonos malagrable en la oreloj de fanatikuloj k eĉ en tiuj de tro fidemaj bonintenculoj. Vero povas atendi ; mensogo k blufo ne daŭre eltenos.

Sennaciistoj ! prenu lokon sur posteno ; varbu abonantojn al Herezulo ; skribu al ni ; faru sugestojn, proponojn ; ĉiel kunlaboru…

La dua n-ro de Herezulo aperos en junio k estas sendota nur al tiuj, kiuj abonis.

Por la Sennaciista Frakcio el membroj de SAT.

E. Lanti.

Komuniko de la Socialista Frakcio

La eldono de « Socialismo » devis esti prokrastata pro nesufiĉa abonintaro. Ĝi nun povas esti entreprenata, k la unua n-ro aperos en majo. Ĝi enhavos artikolojn pri la celo de la Frakcio, pri organizo de peresperanta kunlaboro de ĉiuj socialismanoj en la kadro de SAT k de poresperanta laboro k varbado al la unuecaj LEA-oj en la socialistaj medioj, pri la problemo de agadunueco. Ĝi ankaŭ entenos proponon de regularo ekzamenota de la venonta Frakcikunsido.

Pro tio, k por ebligi regulan aperon k bonan enhavon de la bulteno, ni petas :

  1. Ke K-doj persone abonu la gazeton k kolektu al ĝi abonojn en siaurbaj LEA-grupoj aŭ SAT-rondo. Abono al ses numeroj : 3 francaj frankoj, du internaciaj respondkuponoj aŭ sama valoro al SAT aŭ al A. Pâris, 6 villa Sabot, Malakoff, Seine, poŝtĉekkonto : Paris, 1089-24. Francaj poŝtmarkoj estas akceptataj. 2) Ke ĉiulandaj K-doj sendu artikolojn k notojn por « Socialismo ». Publikigataj estos nur tiuj, kiuj ne havus lokon en « S-ulo », t.e., kiuj rilatas nur la problemojn speciale stariĝantajn antaŭ la socialistoj.

A. P.

okupis lokon sur la benkoj k ke ili nun atendas konatiĝi kun la kursgvidonto. Planimedo, kuraĝe, kvankam iom pale, serĉas la kontakton, kiun laŭsperte bezonas ĉiu kursgvidanto por povi efike instrui. Li rondirigas siajn okulojn, esplorrigardante ĉies fiziologion k fizionomion. Lia rigardo estas miksaĵo el scivolemo k timo ; en ĝi kuŝas ia peto pri helpo, ia peto pri indulgo… Almenaŭ tiom longe, kiom la rigardo trafas virojn k junulojn. Sed, ve, en unu angulo troviĝas kvaro da junulinoj kun ridemaj, gajaj rondvizaĝoj, k tute beletaj ankaŭ ili aspektas. La rigardo de Planimedo vualiĝas. Li ne estis antaŭpensinta pri tio ! Se la grupa sekretario almenaŭ estus preparinta lin pri tiu afero ! Sed li neniel sonĝis pri tio, ke povus ĉeesti lian kurson reprezentantoj de la alia sekso ! Liaj genuoj preskaŭ rifuzas porti lin.

— Kuraĝon, flustras la helpanta K-do senĉese, kuraĝon ! Vi jam trovos la kontakton, ne timu — post la unua leciono ĉio iros tute glate !

La rigardo de Planimedo glitas aliflanken, k li kredas aŭdi mokridetadon el la junulina angulo, kie embuskas malbenitaj gajaj okulparoj.

— Faru enkondukan paroladeton, flustras la helpanto. Rapidu, por ke rompiĝu la glacio ! — Kaj Planimedo komencas rompi la glacion. Kun la tuta flama ardego, kiun povas enteni la koro de verdstelulo, kun la sankta fervoro de misiisto li prezentas al la profanuloj la personon k la verkon de Zamenhof, elmontras li la urĝan neceson eklerni tiun ĉi belsonan k agrablan k logikan k facilan k mirindan k elastan k grandiozan k flekseblan k rave sorĉan k praktikan k velurecan k nesupereblan lingvon, kia estas esperanto.

Tiam la peza artilerio eksilentas.

— Ĉu la pozicio estas matura por ekokupo ? — ĵetas nun okulsignale, demande la glacirompanto al la helpanto. Ĉi tiu kapsignas : — Provu nun !

Kaj li provas, faletante trans la plektbarilojn de la prepozicioj, la truojn de la participoj k la pikildratojn de la akuzativa defendlinio. Li ekkuregas, foliumante antaŭ la konsternitaj gekursanoj la tutan lernolibron dum impet-atako daŭranta duonan horon.

En tiu ĉi unua leciono Planimedo konatigas siajn viktimojn kun ĉiuj 16 fundamentaj reguloj de la gramatiko, pluse granda parto de la oficiala radikaro k la sekretoj de la esperanta sintakso. Kaj fine ekhaltante li diktas, vera aŭtoritatulo, al la gemalfeliĉuloj skriban taskon sespaĝan k la parkerumadon de 250 vortradikoj.

— Estas iom multe, opinias la K-do helpanto. Sed Planimedo insistas, rimarkigante, ke li preferus ne daŭrigi la kurson ol gvidi ĝin laŭ limaka temporitmo k per troa indulgemo.

— Ĝuste tio estas la provilo, ĉu ili indas iĝi veraj disĉiploj de Zamenhof ; se ili ne fervoros k ne konsciencoplene plenumos siajn taskojn, nu, mi forpelos ilin ; ili iru al la diablo !

Li rigard-esploras la mienojn de la viktimoj. La kapoj de la kvar junulinoj ŝajnas rigidiĝintaj ; ili tre similas al la kapo de la edzino de Lot, kiu estis transformita en salblokon pro sia scivolemo.

Tio kolerigas Planimedon tiagrade, ke li sin klinas al la helpanta K-do kun la rimarkigo, ke li emus dikti al tiuj junulinoj ankoraŭ ekstran taskon. Sed la helpanta K-do per granda peno sukcesas eviti tiun malfeliĉon, kvankam li ne sukcesas konvinki la glacirompulon pri la maltrafo de tia procedo.

Nubo.

— página 6 —

En nia movado

(Kroniko)

BRITIO. Eksterlandaj Gek-doj vizitontaj Londonon, ne forgesu viziti la lokan Lab. Esperanto-Klubon, adreso : 144, High Holborn, W.C. 1. Malfermata ĉiun sabatvesperon de la 18.30 h. Vi ĉiam renkontos bonan amikecon en la Klubo.

NEDERLANDO. La SAT-rondo en Zwolle okazigas monatajn kunvenojn. Je 5. majo K-do Brandsma lekciis pri Voltaire, pritraktante lian vivon k batalon kontraŭ dogmoj. Proksimfoje okazos parolado de K-do Goudbeek pri « invento de la pres-arto » ĉe K-do Bos, Deventerstraatweg 18. Ankaŭ Gek-doj, nemembroj de SAT, ĉiam estas bonvenaj.

NORVEGIO — Ostfold. Post sukcesaj kursoj en 6 diversaj lokoj de Ostfold fondiĝis ĉi-vintre jenaj grupoj : « Ponto » en Sarpsborg, « Torĉo » en Fredrikstad, « Ascendo » en Halden, « Al Venko », en Torp, « Martelo » en Opsund k « Konkordo » en Hafslundsøi. Je 28. aprilo okazis tut-regiona kunveno en la popoldomo en Sarpsborg, kiun ĉeestis 45 K-doj. Dekdu faris mallongajn paroladojn pri div. temoj. Oni decidis raporti regule en « S-ulo » k en la sveda gazeto prol. esp-ista, tiom longe kiom ne aperas norvega organo. Lastan dimanĉon en aŭgusto okazos tutregiona kunveno en Halden. Ĉiuj lab. gazetoj enmetas regule artikolojn pri esp., ĉiutagaj esp-programon. Kun subteno de la lernejaj estroj okazas nun elementa kurso senpaga por pli ol 100 infanoj de l’sesa k sepa klasoj, kiujn gvidas K-doj-instruistoj J. Kristiansen k J. Olsen. K-do Aling Ajo komencis novajn kursojn en Hafslundsøi, Torp, Greåker k Skjeberg.

PORTUGALIO. Kunsido de la SAT-rondo Lisbona (je 1. aprilo) decidis zorgi pri plivigligo [?] de la propagando por SAT, same kiel pri pli akurata monpago al la administracio, por eviti interrompon en la ricevado de la organoj. K-do L. da Cruz donacis al la rondo nigran tabulon. Oni decidis kolekti monon por povi sendi delegiton al la Pariza SAT-Kongreso. (J. P. Candido, 18 899.)

TRA LA ESPERANTA GAZETARO

Naciismo k esperantismo.

Kiu legas la naciajn gazetojn de la neŭtrala esperanto-movado, tiu renkontas ripete la klopodon pravigi la naciemon k harmoniigi ĝin kun la ideo pri internacia lingvo.

La Suda Stelo, jugoslava asoci-revuo, stile k enhave estas aparte menciinda, ĝi tuŝas en sia marta n-ro denove tiun ĉi temon k konkludas : « Sana k vastrigardanta naciismo estas necesa fazo dum la evoluo de ĉiu popolo. Ĝi kreas la tre necesajn kondiĉojn por la atingo resp. alproksimiĝo al la fina idealo de l’esperantistaj klopodoj, al la homareco. »

Oni povus verŝajne pli facile interkompreniĝi, forlasante la malprecizan esprimmanieron k finfine donante al la « sana k vastrigardanta naciismo » klaran difinon. Penetrante ĝis la fundo de la problemo oni verŝajne malkovros la senenhavon de tiaj frazoj, kiuj ja certe reflektas iujn ĝustajn sentojn, sed tiom malklarajn, ke ilia analizo estas necesa. La jugoslava « nacio » mem estas ekzemplo tre elokvente montranta la arbitran karakteron de tia rigardmaniero.

La faŝist-aspiranto en Japanio.

Oomoto Internacia (aprilo) konfesas, ke la naciismo en Japanio faras grandan progreson. Sed « temas pri tute alia speco de naciismo ol la germana aŭ la itala ». Do ni paroligu la « Majstron » mem : « Mi sentas min multe kuraĝigita, trovante ke la pensoj de la nuntempaj herooj, kiel Kemal Pasha, Musolini, Hitler k.a. tre similas al tiuj, kiujn mi jam delonge en mi tenas. Nepre mi konstruos novan Nipponlandon. Mi ne faras nepagotan kambion, kiel aliaj movadogvidantoj. Mi nepre realigos, kion mi unu fojon eldiris — per fortika organizo, potenca propagando k per agado bazita sur la justeco. »

Kompreneble neniu konfesus bazi sian agadon sur maljusteco, ĉar tio estas vorto klara sen plua difino. Sed kion la Majstro nomas justeco ?

Kompleta unueco sub neŭtrala standardo ?

S-ro Petit utiligas denove « Franca Esperantisto »-n (n-ro 15), por prezenti siajn ideojn pri la reenkorpiĝo de la laborista esp. movado en la neŭtrala tendaro. Li citas preskaŭ laŭvorte la lastan alineon el la unua paragrafo de la SAT-Statuto k demandas : « Ĉu tiaj principoj ne reprezentas la komunan idealon de la esperantistoj ? »

Sed li aldonis al tiu citaĵo etan vortparon « politike neŭtrala » (esperantismo), k eliminis alian vorteton « klasa ».

S-ro Petit devus finfine distingi inter du aferoj tute malsamaj : la propagando k la utiligo de esperanto por difinitaj celoj. Por pliefikigi la unuan, certe neniu esp-organizo rifuzos sian helpon en komuna agado, kiam tio estas ebla. Estus ja sensence, se oni malhelpus la propagandon k se oni ne farus ĉion por akceli ĝin. Sed rilate al la dua punkto, s-ro Petit povus ŝpari inkon k tempon k povus utiligi ambaŭ por informi sin iomete pli precize pri historio k faktoj en la laborista movado esp-ista.

« Fia pensmaniero ».

En La Socialisto (aprilo) ni trovas la supran flatan epiteton, por karakterizi nian sennaciecan koncepton pri organiza principo. La verkinto ektrovis, ke oni forgesis, « ke ĝi ja nur estas formo ». La tuta artikolo montras, ke li intermiksas, kiel tiom ofte estas farite, la doktrinon de Sennaciismo kun la organiza formo sennacieca de SAT. Kaj tute senbaze li finas : « … la SAT-estroj faras el la organiza formo idolon, kiun ili alpreĝas, fermante la okulojn antaŭ la veraj problemoj. »

H. P.

Nova batalanto sendogmema : « Herezulo ».¹

« Herezulo. Sendependa Revuo por batalado kontraŭ ĉiajn dogmojn. » Titolo k subtitolo, kun la aldono, ke la redaktoro estas K-do E. Lanti, sufiĉas kredeble por veki la intereson de la SAT-anoj k de ĉiuj amikoj de liberpensado por tiu ĉi nova revuo. Ĝi vere meritas la intereson de tiuj, kiuj batalas kontraŭ diktatoroj k dogmuloj, por justo k libero. « Herezulo » cetere « estas daŭre k senrezerve en la servo k dispono de la « Sennaciista Frakcio » el membroj de SAT ». La ĉefa parto de la unua n-o konsistas el « publika letero al la adeptoj k simpatiantoj de l’sennaciismo » pri tiu lasta ismo. Ĉi tiu « Letero » celas pravigi la ideon de l’sennaciismo. Ankaŭ la cetera enhavo estas tre leginda k pripensinda. Lingvo k stilo estas tre bonaj. Kial estas uzita la formo « katalono » anst. la klasika « kataluno » ?

N. B.

Memornoto

PRIESPER. ARTIK. K NOTOJN ENHAVIS : Signalen, Stokh. 1., 9., 18., 25.4. ; Arbetaren, Stokh., 9.4. ; Wij, Amsterd., 12., 19.4 ; Volksblad, Groningen, 20.4. (saluto al FLE-kongreso en esp-o) ; Skaraborgaren, Falköping, 26., 29.4. ; La Voix libertaire, Limoges, 4.5. ; La Revolution prolétarienne, Paris, 25.4. (let. de K-do Lanti pri sennaciismo kun mencio de SAT).

Radio-notoj

La Minska stacio disaŭdigas denove ĉiumonate la 2- 6- 9- 12- 16- 18- 22- 24- 28- 30-an, je la 22-a horo laŭ MET, esp-ajn programojn.

¹ Trimonata. 16 paĝoj. Formato 13 × 20. Jarabono : 4 respondkuponoj aŭ 6 fr. fr. Poŝtkonto : E. Adam, Paris 1350-62. Red. k Adm. : Esperanto, 14, av. de Corbéra, Paris 12.

Recenzejo

JULIO BAGHY : Sur Sanga Tero. Romano (daŭrigo de « Viktimoj »). Eldono de la aŭtoro. 264 paĝoj kun kliŝita kovrilpaĝo. Form. 12 × 17. Prezo broŝ. 4 sv. fr., bind. 5.50 sv. fr. plus 10 % por sendkosto. Havebla ĉe presejo A. Szalay, Kender-u. 39, Budapest VIII aŭ ĉe Literatura Mondo, Budapest IX.

Tiu ĉi originala romano el Siberio dum la civilmilito (1918-20) estos detale priparolata en la literatura organo de SAT (« Sennacieca Revuo »).

N. ŜVERNIK : Pri reorganizo de laboro de la sindikatoj en USSR. El rusa lingvo trad. de P. Gavrilov. Eld. Ekrelo-Amsterdam (F. Visser, Postbus 5, Z). 28 pĝ., form 13 × 17. Prezo ne montrita.

GRONINGEN. Bela plurkolora, arta prospekto kun multaj ilustraĵoj k tekstaj klarigoj en esp-o. 20 grandaj paĝoj. Eldonis la Societo por Fremdultrafiko, Groningen, Nederlando, kiu ĝin vaste dissendas. Pri petoj oni turnu sin al : Mr. H.J. Buwalda, Hooge der A 14 a, Groningen.

SVISLANDO : Alpa Poŝtaro, 1935. Faldprospekto ilustrita, eldonita en esp-o de la Ĝenerala direkcio de la svisaj Poŝto k Telegrafo, por varbi vojaĝantojn por siaj aŭtolinioj en la Alpoj. Senpage havebla ĉe Ĝen. Dir. de Svisaj Poŝto k Telegrafo, Inspektorejo de la Poŝtlinioj, Bern.

Korespondado

ARGENTINIO

K-do J. Rios, ŝoforo, str. B. de Irigoyen 457, Buenos Aires, dez. kor. kun Gek-doj ĉl. Certe respondas.

DANIO

Dek gelernantoj dez. koresp. kun gelernantoj en ĉiuj landoj. Skribu al : K-do Th. Jörgensen, Grönnegade 3, Ikast.

NEDERLANDO

K-do H. Jeuken, Koningstr. 43, III, Amsterdam-C., dez. koresp. kun ĉl. Gek-doj pri ĉt. Resp. garantiata.

20 gelernantoj dez. kor. kĉl. Gek-doj ; ankaŭ infanoj dez. kor. kĉl. infanoj. Certe resp. Skribu al: R. Keppel, Zuideinde A. 192, Oostzaan.

FAKA MOVADO

Sindikato el apotekistoj-komizoj konsistanta el pr. 2.000 membroj, serĉas korespondantojn por sia gazeto « The Union Pharmacist » (La Sindikata Apotekisto). Adreso : Edward Ayash, Pharmacists Union of Greater New York, 55 West 42nd Street, New York City.

JES ! ANKORAŬ VOKAS VALENCIO

Grava Atentigo !

Valencio, la ĝentila urbo de nia pasintjara Kongreso, bezonas ankoraŭ vian helpon por sia brila k plena esperantistiĝo. — La Grupo Laborista Esperantista preparas, por mezo de julio, okaze de la kvara datreveno de sia fondiĝo, imponan ekspozicion de esperanta materialo k solenan letervesperon.

Ĝis tiam, bombardu nin daŭre per afiŝoj k propagandiloj, per poŝtkartoj k kuriozaĵoj ! per ĉio ajn ! Eksaj gekongresintoj : sendu salutojn ! se vi ankoraŭ ne forgesis la feliĉajn tagojn de nia XIV-a, havigu al ni utilan materialon.

Ni havas sufiĉan kuraĝon por respondi al ĉiuj !

Grupo Laborista Esperantista, Horno del Hospital, 12, Valencia (Hispanio).

N.º 430, 25 de junio de 1935

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

11-a JARO, N-o 430 — MONATA ESPERANTO-GAZETO — 25. JUNIO 1935

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO, ADMINISTREJO K SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO : 67, avenue Gambetta, Paris 20e Poŝtĉekaj kontoj je nomo de SAT-Paris : Bruxelles n-o 350 189, S’Gravenhage n-o 211 533, Kopenhago n-o 4 986, Paris n-o 1234 22. Stokholmo n-o 74 153, Wien n-o D-109 068, Zagreb n-o 41 448, Zürich n-o VIII-200 49. Alilande oni pagu per poŝtmandato je nomo de SAT. bonvalutaj devizoj en rekom. letero aŭ bankĉeko je nomo de « Bannier ».

AGAD-RAPORTARO DE LA PLENUM-KOMITATO (1934-35)

a) ĜENERALA PARTO

I. ORGANIZADO.

Plenum-Komitato. — La konsisto de la P.-K. restis la sama dum tiu ĉi raportjaro, kiel antaŭjare ; escepte ke eksiĝis en oktobro K-do Bubo pro siaj profesiaj studoj k pro tio, ke li ne restis en Parizo. La nomoj de la Komitatanoj troviĝas en la Jarlibro ; K-do Ĝermen (=H. P.) restis prezidanto. La kunsidoj de la P.-K. okazis regule ĉiudusemajne k ĝiaj protokoloj atestas pri la plenumita laboro.

Ĝenerala Konsilantaro. — Per referendumo, kiu finiĝis la 15-an de junio, estas elektitaj Konsilantoj por 7 horzonoj, en kiuj SAT havas sufiĉan nombron da membroj. Partoprenis la referendumon 12 % procentoj el la aktiva membraro. — Verŝajne la relative malgrandan proporcion kaŭzis la cirkonstanco, ke la demandaro koncernis nur la elekton de Konsilantoj k ne ŝanĝon en la Statuto. La Konsilantoj delegitaj de siaj LEA-oj en la Ĝ.-K.-on, letere interrilatis kun ni k helpis [?] en ĉiuj demandoj koncernantaj la kontakton inter SAT-LEA.

Administracia Komisiono. — Ankaŭ en tiu ĉi jaro ne estis eble formi tian Komisionon, kies starigo ja ne estas statute postulata, sed kiu en iuj antaŭaj jaroj pli malpli bone funkciis. Mankas en Parizo kompetentuloj por plenumi fakece tiun taskon. Kaj estus kvazaŭ komedio delegi K-dojn, kiuj ne kapablas plenumi normale la rolon. Ĝis la elekteblo de tia komisiono, ni daŭrigos praktiki la ĝisnunan sistemon de reciproka kontrolado, kiu prezentas relativan garantion pri la bonordo de la spezaro : okupo de tri K-doj kun fakaj spertoj (Bannier [?], Bartelmes, Ĝermen) pri la administra laboro. Ĉar la fakoj de la administracio intertuŝiĝas en la praktiko, sekve la reciproka kontrolo daŭre funkcias.

Frakcioj. — La Frakcioj, pri kiuj la Statuto ne parolas, sed kies starigo tamen estis permesata ekde la komenciĝo de SAT, k kies agadkampo esence kuŝas ekster la kadro de la Asocio, revigliĝis parte en tiu ĉi jaro. Ĉar la Frakcioj kunigas anojn de difinitaj politikaj tendencoj, kiuj devas trovi en tiuj aparatoj ilon por pensinterŝanĝo, propagando k aplikado de esperanto en siaj apartaj medioj, ekzistas iuj danĝeroj por SAT kiel senpartieca organizo, pro eventualaj interpuŝiĝoj aŭ misuzoj de la konsentitaj rajtoj (speciale la rajto enpresigi komunikojn en la oficiala organo). Precipe eluzis la rajtojn ĉi-jare la Socialista k Sennaciista Frakcioj, krome la lastatempe fondita Bolŝevist-leninista Frakcio. Sed pro manko de Regularo, fiksanta la rajtolimojn de la frakcioj, nek unu nek la aliaj el la frakcioj restis en la antaŭvidita kadro. Persona kontakto kun la sekretarioj de la Sennaciista k Socialista Frakcioj ebligis al ni forigi la miskomprenojn ; perletere ni provis klarigi al la iniciatintoj de la « Bolenfrasat » la rajtojn de la frakcioj konsistigitaj el anoj de nia Asocio.

Okaze de plendo de frakciano kontraŭ sia frakcio, ni memorigas, kio jam estis dirita en Valencio, — ke nek la P.-K. nek la K.-K. estas kompetentaj por enmiksiĝi konfliktojn, kiuj rilatas organojn funkciantajn ekster la kadro de la organizo.

Kune kun tiurilata propono de K-do de Bruin (ĝi aperis en la lasta n-o) la Kongreso havos okazon pritrakti la tekston de Regularo pri Frakcioj, kiun ni prezentos al ĝi por pridiskuto.

Konflikt-Komisiono. — Ĉi tiu instanco funkciis regule ; la sekretario rilatis skribe kun ni en okazo de bezono. Li aperigos aparte sian raporton.

Rilatoj kun L.E.A.-oj. — La rilatoj estis treege amikaj kun la grandaj LEA-organizoj en Nederlandlingvio (FLE), Svedio (SLEA) k Franclingvio (FEO). La tuta membraro de F.L.E. restis daŭre abonita al « Sennaciulo », kio signifas konstantan gravan propagandon, por niaj ideoj ĉe proks. 2.500 personoj, kiuj staras ekster la vico de nia Asocio, sed kiuj tiel tamen estas ligitaj, per la monata legaĵo, al la tutmonda movado. Plivastigi la pensmanieron de la esperantista laboristo trans la naciajn kadrojn k liveri al li tiele per esperanto vere la instrumenton malfermantan antaŭ li la barojn, kiuj malhelpas al la popoloj interproksimiĝi, — tiu ideo trovas en la estroj de N.F.L.E. konsciajn ĉampionojn. Kaj tie ni renkontiĝas kun ili sur la sama tereno. — Pro financaj (sed ne pro ideaj) konsideroj la sveda L.E.A. ne plu liveris ekde januaro al sia membraro « La Lernanto »n. Cetere per tiu procedo nia Asocio finance ne malprofitis. Male ! Ĉar malprofitigaj por la SAT-kaso estis la kondiĉoj fiksitaj de nia antaŭa Administranto K-do Lerĥner. Kaj aliflanke ni povis registri kreskantan nombron da anoj en Svedio kun abono al « Sennaciulo » (sekve ankaŭ al « La Lernanto ») ; el ili eble multaj venis, sekve de nia alvoko en la decembra « L.L. », kiun numeron ricevis ankoraŭ ĉiuj legantoj de la Sveda lab. esp. gazeto. Ĉi tiu gazeto subtenis regule per varbartikoletoj la propagandon por nia organizo ; ankaŭ la Asocio sekretario de SLEA zorgis pri havigo de adresoj de kursanoj al nia dispono por nia varblaboro (same tiel okazis en Holando). En la franclingva parto da Belgio ni liveris al ioma kvanto da K-doj « S-ulo »n laŭ la samaj

— página 2 —

50 — SENNACIULO

favoraj kondiĉoj kiel al la holanda-flandra LEA-membraro ; la administran flankon prizorgis K-do Van Aelst, sekretario de FEO por Belgio. En Francio la pli gravaj FEO-grupoj (escepte de Filipvilo en Alĝerio !) liveris malmulte da membroj al SAT, dum la izoluloj en etaj lokoj, anoj de FEO, preskaŭ senescepte estas ankaŭ SAT-anoj ! La pli malgrandaj SAT-varbaj organizoj : SAT en Brilio k SAT en Danio montris kontentigan agemon kun parte bonaj rezultoj. (Granda kresko en Manĉestro.)

Tie, kie la LEA-oj estas malpli ligitaj kun SAT, aŭ kie la situacio estas konfuza, kiel ekzemple en Ĉeĥoslovakio, Norvegio, Polio, aŭ kie ne ekzistas tutlandaj LEA-oj (Hispanio, Portugalio, Usono k.a.), niaj fidindaj ĉefperantoj zorgis pri la varbado por SAT, aŭ minimume pri la transpago de kotizoj. Ni nomu la senlaculon Julio Ege en Los Angeles (Kalifornio), K-don Fremr el Plzen (Ĉeĥosl.), K-don Lekowski en Polio, la K-dojn Amundsen en Oslo, Hernandez en Valencio, Lobo k Sanches de Castro en Portugalio, Santos en Argentinio, J. Sulski en Britio, k.a., kiuj pardonu, se ni ne nomas ilin ĉi tie.

Rilatoj kun I.P.E. — La problemo pri reunuigo de la Laborist-esperanta movado estis starigita sur la tagordon de la XIV-a Kongreso en Valencio. Konforme al la komisio de la Kongreso, ni a) transsendis la 6.9.34 al la IPE-centro la Rezolucion de la Kongreso, kiu entenas la kondiĉojn plenumendajn por krei bazon por la reunuigo ; b) konigis proponon akceptitan de la Kongreso, per kiu la Centro IPE-a bonvolu konsideri la « reunuigon en organizon, kiu havigas al ĉiuj tendencoj de la klasbatala laborista movado la samajn rajtojn k devojn, kiel estas ĝis nun en SAT. » La respondo de IPE (5 dec.) estis polemikeca k entenis manifeston, adresitan ne al la estraro de SAT, sed rekte al « ĉiuj laborist-esperantistoj en la mondo », k en kiu estis memlaŭde rekomendata IPE kiel model-organizo de l’proletaj esp-istoj (kun ĝia ido PEK). Ni aperigis en la februara « S-ulo » responde al tiu skribaĵo artikolon verkitan de K-do Lanti, spegulantan nian vidpunkton pri la problemo : « Principoj de Unueco ». Ni komunikis ĝin kun mallonga akompana letero al la IPE-centro, k de tiam nenion plu aŭdis de ĝi. Tamen ni estas informitaj pri klopodoj de IPE-grupoj sur loka bazo aranĝi unuecan agadon. Pri partopreno en tiaj lokaj aranĝoj cetere ni devas tute lasi la respondecojn al la unuopaj K-doj.

Rilatoj kun neesperantistaj organizoj. — Konforme al kongresdecido ni interrilatis kun la nederlanda laborista radio-asocio VARA, — kiu disponas en iuj tagoj la stacion Hilversum, — por instigi ĝin enkonduki peresperantajn programojn. Kvankam ni ne povis atingi per la leterinterŝanĝo rezulton en la senco de la kongrespropono, ni tamen kun kontentigo rimarkis, ke nelonge post nia interveno, la nederlanda LEA, post longa interrompo, denove sukcesis kontrakti kun VARA pri dufoje monata disaŭdigo de priesperantaj novaĵoj.

Servoj. — Statistikoj pri la inter-SAT-anaj servoj bedaŭrinde ne ekzistas ; ni tamen taksas ilin sufiĉe vivantaj, kvankam pri tio ne ofte ni ricevas informojn.

Ni scias pri maristoj, kiuj utiligas la SAT-aparaton ; ni estas informitaj pri klopodoj de iuj SAT-rondoj por praktike utiligi la SAT-aparaton al laboristaj organizoj (ekzemplo : la Malmöa rondo).

Kontraŭ la misuzo de servoj fare de « K-doj »- ekspluatantoj ni turnis nin en la januara « S-ulo ».

Senpagan abonservon por faŝistlandaj K-doj en mizerstato ni komencis funkciigi ekde majo (tiurilata alvoko aperis en la aprila « S-ulo »). La unuaj rezultoj de tiu servo estas kuraĝigaj.

II. PROPAGANDO.

En la propra kampo. — Por varbi novajn membrojn el la kursanoj k ankaŭ inter jam spertaj lab. esperantistoj, kiuj restis ĝis nun for de nia movado, ni havigis al ni pere de la LEA-oj k de niaj perantoj listojn de varbebluloj : ni akiris tiel pli ol 1.000 adresojn, al kiuj ni sendis parte nian varbmaterialon (2-3 ekz de « S-ulo », 1 de « S.R. », katalogon, Vortar-prospekton, aliĝilon k specialan cirkuleron). Por « Senn. Revuo » ni krome aparte propagandis en Holando, okaze de la Federacia kongreso ĉi-jara. Estis distribuataj 500 senpagaj ekzempleroj. Krome en la ĵus okazinta Kongreso de la Nederlanda LEA estis elektata K-do Bas Vels speciale por la varbado al SAT k ĝiaj organoj en Nederlando, subtenata en tiu laboro de la LEA-estraro finance k morale.

La rezulto el tiu propagando estas tre malfacile ciferebla, ĉar preciza statistiko signifas grandan laboron (pluan elspezon) k la nov-aliĝantoj ordinare ne montras, per kiu procedo ili estas varbitaj. Tamen ni estas konvinkitaj, ke multajn novajn anojn ni ŝuldas al tiu reklamo.

Ekster nia kampo. — En la novembra n-ro de « S-ulo » ni aperigis « Publika Letero al multaj esperantistoj », per kiu ni nin turnis al tiuj ne-SAT-anoj, plejparte laboristoj, kiuj erare aliĝis al U.E.A. Tiu ĉi n-ro estas dissendita de ni al 1558 UEA-adresoj en ĉiuj landoj, kie ne regas diktatoreco, kune kun provekzemplero de « S.R. », katalogo k speciala letero kun instiga teksto. Rimarkinde por la spiritostato en iuj burĝaj rondoj estas, ke ĉ. 25 ekzempleroj revenis al ni, ĉiuj el Ĉeĥoslovakio, kiel rifuzitaj. Tiom forte radikiĝis en iuj cerboj la naciista spiritostato, ke oni eĉ ne volas legi unu linion el la SAT-periodaĵoj ! Kelkaj ricevintoj afable respondis al ni, sed nur treege malmultaj fakte aliĝis al SAT aŭ abonis ĝiajn organojn. Kompreneble en tio ni ne retrovis nian elspezon (ĉ. 800 fr. fr. por afranko nure) ; tamen, nedubeble, tiu propagando lasis efikon ĉe la celitaj personoj, kiuj eble iun tagon interesiĝos pli konkrete al nia movado.

Limoj. — Kiel oni scias, nia disvastig-teritorio ĉiam pli k pli malgrandiĝis kun la plimultiĝantaj diktatorecoj. Sekve, post Italio, Hungario k diversaj pli malgrandaj ŝtatoj, ni devis forstreki el la varb-teritorio Sovetion, kie nia Asocio k ĝiaj eldonaĵoj estis malpermesataj fine de 1930¹. Komence de 1933 sekvis Germanio, kie la SAT-movado havis speciale fortajn radikojn, k unu jaron poste Aŭstrio, kie la plua laboro por nia Asocio dependas de lokaj cirkonstancoj, pli malpli favoraj, sed kie, kun escepto de unu aparte menciinda provinc-urbo, restas al ni nur fragmentoj el la antaŭa membraro.

Tamen ankoraŭ nuntempe amikoj en Germanio k Sovetio konservis skriban kontakton kun ni, kvankam ili ne povas ricevi la gazetojn, k ni scias, ke ankoraŭ pli multaj estas tiuj K-doj, el Germ. k Sov., kiuj sopiras rekontakti kun ni.

III. GAZETOJ.

La tri organoj « Sennaciulo », « Sennacieca Revuo » k « La Lernanto » (ĉi lasta kiel aldono al « Sennaciulo », sed ankaŭ aparte abonata de kelkaj grupoj por iliaj kursanoj, k de kelkaj izoluloj) aperis regule ĉiumonate, tiel ke la abonantoj al ambaŭ revuoj ricevis duonmonate unu periodaĵon de SAT, nome la 10-an « Senn. Revuo »n k la 25-an « Sennaciulo »n. La presisto, kiu ankaŭ zorgas pri la ekspedo laŭ la adresiloj skribataj k sendataj de ni, ĝenerale akurate plenumis sian laboron, kvankam kelkfoje okazis prokrasteto en la pretigo

¹ Legi la detalojn pri tiu okazo en « Historio pri la Skismo » (eld. SAT, prezo 2 ffr.).

— página 3 —

SENNACIULO — 51

de la gazeto je kelkaj tagoj, pri kio tamen neniam kulpis nia redakcio nek nia administracio.

La eldonkvanto por « Sennaciulo » estis meznombre 4.200 ekzempleroj. La eldonkvanto de « Sennacieca Revuo » estis meznombre 1.150 ekzempleroj. La eldonkvanto de « La Lernanto » estas je 400 ekzempleroj pli alta ol tiu de « Sennaciulo ». (Ĝis dec. 1934 ni eldonis 2.500 pliajn ekz-ojn por Svedio.)

Pri la enhavo de la gazetoj oni legu la Redakcian raporton (parto B de la Raportaro).

IV. ELDONAGADO.

La financa stato de la Asocio ne permesis la pluan eldonadon de literaturaj verkoj, komencitan lastjare per la kreo de la literatura asocio A.D.L.E.L. Ni devis likvidi tiun entreprenon, pro tio ke ni ne povis liveri por la postulita monsumo la projektitan librokvanton, k pro tio, ke aliflanke ni ne kuraĝis fiksi tro altan sumon, kiu ne estus pagebla en la nuna kriza tempo de la plej multaj K-doj. Ĉe la starigo de la buĝeto por A.D.L.E.L. ni ne estis atentintaj kelkajn elspezopunktojn (ekz. la afrankokoston, kiun postulas ekspedo de ampleksa libro, kiel « Jimmie Higgins »). Ni informis per cirkulero la anojn de ADLEL pri la decido de likvido, decido, kiun ni cetere faris nur post interkonsiliĝo kun la Ĝeneralaj Konsilantoj. Ni larĝe kompensis la abonintojn al tiu serio de libroj, liverante al ili por ilia kredito la verkojn aperintajn ĉe SAT kun 50%-a rabato (escepte de la P. Vortaro). Ni liveris ankaŭ librojn el kelkaj aliaj eldonejoj, tamen nur en tre limigita kvanto, al ADLEL-anoj, por eluzi la krediton. (Kelkajn ciferojn oni trovos en la Administracia Raporto). Nur unu K-do protestis, en akra tono, kontraŭ tiu likvido. Ĉiuj aliaj, kiuj skribis, bedaŭris, ke la cirkonstancoj ne ebligas daŭrigi la entreprenon.

Ni jam parolis lastjare pri la kritikoj (laŭdaj k mallaŭdaj) rilate al « Ŝvejk » ; rilate al « Jimmie Higgins » estis simile, sed unuanime estis laŭdata de la recenzintoj la trafa elekto de tiu libro por eldono ĉe ADLEL. Multaj recenzistoj bedaŭris, cetere prave, ke la lingvaĵo de la traduko ne estas tre kontentiga. Ni devas konfesi, ke pro troa pezo de la laborŝarĝo en tiu epoko (koincido kun la reorganiza laboro de la administracio) ni ne sufiĉe konscience povis prizorgi la korektadon de tiu ampleksa manuskripto. Sed — trafe diris iu recenzisto, la pasieco de la legaĵo estas tiagrada, ke oni jam post la legado de kelkaj paĝoj forgesas pri la formo, t.e. la lingvo.

Niaj financaj rimedoj permesis nur eldoni la Jarlibron, liveritan al la membraro en februaro, kiu ciferas 1537 anojn, kun la adresoj de Perantoj, funkciuloj k izoluloj. La libreto ampleksas 24 paĝojn plus 4 kovrilpaĝoj surpresitaj (formato 13 × 20 cm). Pri ĝia enhavo ni ne ricevis kritikojn de la ricevintoj, kio permesas al ni pensi, ke ĉiuj kontentas pri ĝia aranĝo k ke ĝi estas utila en la praktiko.

En majo aperis la broŝuro 20-paĝa (krom kovrilpaĝoj) — formato 13 × 19 — kun titolo « Historio pri la Skismo en la Laborista Esperanto-Movado ». Ĝian verkadon k eldonon ni decidis por permesi al ĉiuj laboristaj esperantistoj klare k scie prijuĝi la situacion, okaze de la nuntempaj klopodoj pri reunuigo de la movado, k por povi kompreni la kondiĉojn, kiujn ni starigas ĉe la bazo por ebligo de tiu reunuigo.

V. MEMBROSTATO.

Kompare kun la antaŭ-jaro la stato estas preskaŭ la sama (en majo 1935 ni nombris 1.244 membrojn). Tamen la fizionomio de la membraro iom ŝanĝiĝis : nome ni gajnis, parte eĉ tre konsiderinde, membrojn en diversaj landoj, kiel Norvegio, Britio, Francio, Hispanio, dum aliflanke ni perdis el la malgranda nombro restinta en Germanio, ankoraŭ parton el tiuj, kiuj lastjare ankoraŭ povis aboni la gazetojn. Ankaŭ en Aŭstrio ni malgajnis pro sama motivo. Nederlando marŝas ĉe la pinto rilate membrokvanton, kun 310 membroj.

VI. KONGRESO.

La bilanco pri la XIV-a Kongreso, tre akurate farita de la Valenciaj K-doj estis ekzamenita k aprobita de ni. Por prepari la XV-an Kongreson, ni pro la loka koincido povis resti en konstanta persona kontakto kun la anoj de la O.K.K. En la kunsidoj de la O.K.K. partoprenis regule minimume unu reprezentanto de la Plenum-Komitato (tamen la O.K.K. mem konsistas nur el Gek-doj troviĝantaj ekster la gvidinstanco de SAT). Ni konsentis zorgi pri la kolektado de l’kongreskotizoj k perado de l’korespondaĵoj al la sekretario, akceptante, ke la adreso de la O.K.K. estu tiu de la Sidejo de la Asocio (kio multe plisimpligas la manieron de aliĝo). Ni disponigis, same kiel en antaŭaj jaroj, la spacon de la oficiala organo laŭbezone por la komunikoj de la O.K.K. k al artikoloj rilatantaj la kongreson aŭ la kongresurbon.

⁂

Ĉe la fino de tiu ĉi « ĝenerala parto » de la raportaro ni memorigas la membraron, ke laŭstatute finiĝos kun la fino de la kuranta jaro nia mandato pri gvidado de la Asocio. Konforme al la regularo ni atentigis pri tio en la maja n-ro de « Sennaciulo ». La Kongreso devos esprimi sin aprobe aŭ malaprobe pri nia gvidado, kiun ni plenumadas kun plena konscio pri la respondecoj rezultantaj el tiu malfacila tasko. La Kongreso ankaŭ devos konsideri eventualajn novajn kandidatecojn por la venonta mandatperiodo. Kia ajn estu la juĝo de la Kongreso, ni ne bedaŭras esti dediĉintaj niajn fortojn en la servo de nia Asocio, kiu, laŭ multaj etaj signoj, malgraŭ ekonomia krizo k politika ĥaoso, ree surpaŝis la supreniran vojon.

Esperanto en la servo de naciismo k reakcio

Por konformi al la kondiĉoj, sub kiuj en Germanio ajna privata gazeto havas viveblon, la servemaj germanaj esp-istoj el GEA starigis propagandan centron kun la celo « ĝustinformi » la eksterlandanaron pri la « granda transformiĝo » de Germanio sub la regado de la laboristbuĉanto Hitler. Tiu ĉi centro havas la taskon doni al individuaj esp-istoj la instrukciojn necesajn por persvadi letere la naivajn « samideanojn » tra la mondo.

Sed la kompatindaj loĝantoj en la Tria Regno ja ne scias, ke la ekstergermaniaj homoj estas pli bone informitaj pri la interna situacio de Germanio, ĉar ankoraŭ la sekretaj instrukcioj al la germana gazetaro ne validas trans la limoj de la teŭtonoj. Pri tio aperis interesaj konstatoj en « Manchester Guardian », kiu i.a. skribis, ke ĉiuj anglaj ĵurnaloj detale priparolis la incidenton dum novpagana kunveno, en kiu du opoziciaj kristanoj estis interrompitaj k malbone traktitaj, dum eĉ ne vorto aperis pri tio en la germanaj ĵurnaloj. Tiu angla liberala ĵurnalo publikigis longan liston da instrukcioj pri la sinteno rilate al la aktualaj problemoj.

La antifaŝista k liberema espistaro tamen devas bone atenti pri tiu « eksterlanda servo » de la germanaj hitleraj esp-istoj. Ĝi ne toleru la disvastigon de doktrino k tiutendencaj mensogoj helpe de esperanto, kiuj lastfine kaŭzos la pereon kune kun la kulturo ankaŭ de l’ideo pri internacia lingvo. Ni ne povas atendi efikan kontraŭagon de la burĝa espistaro, ĉar ĝi estas « neŭtrala » aŭ eĉ simpatia al tiu agado. Ili ja forsegas mem la branĉon, sur kiu ili sidas.

Ĝim Talp.

Eldonkvanto de tiu ĉi n-o: 5.400 ekz-oj.

— página 4 —

52 — SENNACIULO

XV-a KONGRESO DE SAT EN PARIZO

3.-7. aŭgusto 1935

Adreso: SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20

  1. Komuniko.

PATRONADA KOMITATO. Por patroni nian Kongreson formiĝis Komitato, konsistanta el personoj, konataj en la laboristaj rondoj pro sia aktiveco en la literatura aŭ politika kampo je la favoro de la lab. movado. Jen la nomoj de la ĝis nun aliĝintaj K-doj : 1. L. Cancouet, sekretario de Fervojista Sindikato (Rive Gauche) C.G.T. patronadas la fervojistojn ; 2. Largentier, sekretario de la Tipografa Sindikato Pariza (C.G.T.) ; 3. Han Ryner, verkisto ; 4. E. Sayer, sekretario de la Kliŝista Sekcio de la Fed. de Libro- k Paper-Laboristoj (C.G.T.U.) ; 5. Lucien Laural, profesoro ĉe Kleriga Laborista Centro de C.G.T. ; 6. Fontaine, estrarano de C.G.T.S.R. ; 7. Besnard, sekretario de C.G.T.S.R. ; 8. Cudenet, sekr. de Radik. Soc. Partio (Cam. Pelletan), C.K.-ano de Ligo por Homrajtoj k 9. S-ino Cudenet-Vallienne.

C.G.T.U. k Internacio de Socialista Kunbatalo (ISK) promesis sendi delegiton al la Kongreso.

FERVOJA RABATO. Tiu afero estos solvita en la sekvantaj semajnoj. Tiuj, kiuj individue k fervoje vojaĝos al Parizo, bonvolu indiki tion okaze de sia aliĝo.

KARAVANOJ EL SVEDIO K NEDERLANDO. Laŭ la informoj, kiujn ni ricevis, la karavano el Svedio trovas bonan atenton. Ĝi okazos per trajno, ĉar la aŭtobusa veturo estas tro multekosta. Forvojaĝo la 31-an de julio, reveno en Stokholmon la 12-an de aŭgusto. Unutagaj restadoj en Hamburgo k Kolonjo. Aliĝojn akceptas K-do Folke Rosén, Helgagatan 36, Stockholm.

Karavanestroj en Nederlando estas: K-do J. Preker, Smaragdstr. 5, Amsterdam-Z, k K-do C. v. Veenendaal, West-Graftdijk. Oni turnu sin al tiuj adresoj.

ALTLERNEJO. Ni atendas de K-doj, kiuj certe partoprenos la Kongreson k kiuj povos lekcii fakece pri iu grava eduka aŭ scienca temo, ke ili sin anoncu kiel eble plej baldaŭ, por ke ni povu ĉe la starigo de la ĝenerala Programo fiksi la tagon k horon por la lekcioj, k ankaŭ aperigi la planon. Tiuj K-doj bonv. sendi skeman resumon pri la lekcio (tre koncizan), kiun ni intencas presigi kun la anonco pri la lekcio.

SOMERLERNEJO. La okazigo de la Somerlernejo (kun kursoj, ludo kc.) estas garantiita. Ĝi okazos de la 23. julio ĝis 2. aŭgusto en la belpejzaĝa apudpariza urbeto Suresnes, en proksimo de la Sen-rivero. La urbestro de la loko donis la permeson. Tie ankaŭ okazos la tendaro de la karavananoj k.a. Pro tio ke la kongresejo troviĝas en la okcidenta parto de Parizo k Suresnes estas okcidenta antaŭ-urbo, la distanco por atingi la kongresejon el tie, ne estas pli granda ol el ajna ne tute centra punkto de Parizo (5 km).

KOREKTO. Ni notis en la lasta n-o, ke la Ekspozicio pri la Pariza Komuno, montrata en St. Dionizio (St. Denis), estos fermita, kiam okazos la SAT-Kongreso. Ĵus ni ekscias, ke tiu Ekspozicio restos malfermita ĝis la 30. septembro. Sekve komuna vizito al tiu ekspozicio estas planata de la O.K.K.

MATERIALOJ. Havigu al vi la de la O.K.K. eldonitan materialon, nome : Afiŝo (0.30 fr. por ekz-o), Sigelmarkoj (5.— por 100 pecoj), Leterpapero (8.— fr. por 50 pecoj) k koverloj (6.— fr. por 50 p.).

ALIĜU BALDAŬ ! Ne atendu la lastan semajnon antaŭ la kongreso ! Vi riskas per tio esti prizorgata malpli rapide ĉe via alveno, ekz. rilate la loĝigon. Indiku viajn dezirojn rilate loĝadon kune kun via aliĝo ! Ne ŝanceliĝu pri via decido : se via buĝeto k viaj ferioj permesas la Pariz-vojaĝon, faru ĝin ! La Pariza kongressemajno restos por vi neforgesebla memoraĵo. Kaj krome vi helpas grave per via ĉeesto al la celado de via Asocio.

Ni memorigas, ke la kotizo estas : 20 ffr. (2.— gd.) aŭ ekvivalento, k ke nemembroj (gastoj) pagas la saman sumon.

O. K. K.

  1. Listo de aliĝintoj.

  2. Julius Ege, Los Angeles, Usono ; 58-59. Gek-doj Lentaigne, Villeveyrac, Francio ; 60. K-dino Jacomin Vict., Saint-Jean-de-Maurienne, Francio ; 61. D. Fernandez, Bilbao, Hispanio ; 62. Vict. Haignère, Boulogne-s-Mer, Francio ; 63. Ernst Erikson, Stokholmo ; 64. Joh. Rival, St.-Etienne, Francio ; 65. Artigas Trigo, Zaragoza, Hisp. ; 66. Juncadella Lopez, Zaragoza, Hisp. ; 67. Marion Barney, Los Angeles, Usono ; 68. C. ten Bruggencate, Enschede, Nederl. ; 69-70. Gek-doj J. Frielink-Nabes, N. Scharwoude, Nederl. ; 71-72. K-dinoj W. k B. Frielink, N. Scharwoude, Ned. ; 73. K-dino Eisinga, Veendam, Ned. ; 74. K-dino Schuitemaker, Oosthuizen, Ned. ; 75. K-dino B. Ohlson, Enskede, Svedio ; 76. N. D. v. Biezen, Rotterdam ; 77. K-dino Swart, de Beets, Ned. ; 78. F. Oliemans, Rotterdam ; 79. K-dino Slootweg, Huizen, Ned. ; 80. P. Wessel ; Hago, Ned. ; 81. M. Medema, Buinen, Ned. ; 82-83. Gek-doj Veenendaal, West-Graftdijk, Ned. 84. K-dino R. Chapotot, Paris, 85. K-do F. Berlandier, Marseille ; 86. K-do J. v. Scheepen, Hago, Ned. ; 87. K-do Lexa, Palaiseau, Francio ; 88. K-do E. Ely, Malakoff, Francio ; 89. K-do J. Oliveras Andreu, Barcelona ; 90. K-do J. Torres Palmer, Barcelona ; 91. K-do Antonio Roig, Barcelona ; 92. K-do N. Hegrenas, Bergen, Norvegio ; 93. K-do L. Bonin, Machecoul, Francio ; 94. K-do K. Gehmayer, Attnang, Aŭstrio ; 95. K-do J. Germain, Paris ; 96. F. ten Hagen, Amsterdam.

Proponoj al la XV-a Kongreso

Pri la Jarlibro : En ĉiu loko (urbo, komunumo), kie loĝas neniu SAT-ano, sed kie ekzistas grupo, kurso aŭ ano de LEA ligita konvencie kun SAT, la nomo k adreso de almenaŭ unu K-do aperu en la Jarlibro (kompreneble, kondiĉe ke tiu ĉi K-do bonvole akceptu). Malgranda sumo (5.— fr. fr.) estu pagota ĉu de la K-do, ĉu de la LEA, — loka grupo aŭ centro.

Klarigo : Efektivigo de tiu ĉi propono faciligos la laboron de la diversaj SAT-fakoj, por la grupiĝo, precipe de la novaj fakoj, kiel tiu, al kiu apartenas la subskribinto.

Pri-mara komisaro de SAT k FEO : A. Belaud, SAT-ano 18 515.

Memornoto

REPRESIS EL « S-ULO » : Grafiĉki Radnik, Zagreb, 21.5., pri lingvo de usonanoj k turka lingvo.

PRIESPER. ARTIK. K NOTOJN ENHAVIS : Signalen, Stokh., 9., 16., 23., 30.5. ; Arbetaren, Stokh., 7., 17.5. ; Sarpsborg Arbeiderbladet, 11. 5., let. k div. notoj, esp. kalendaro, programo ; Le Semeur, Falaise, 18.5. ; Le Libertaire, Paris, 3.5. ; De Nieuwe Fakkel, Amsterd., 7.5., 4.6. (rubr.) ; Los Angeles Post Record (k kelkaj aliaj kalif. gazetoj), 16.4. (de Dana Slit) ; La Fédération, Paris, apr. (komunum-lab. sindikato) ; Nueva Provincia, Bahia Blanca, 28.4. (paĝo) ; De Morgen, Helmond, 1.6. (pri la SAT-gazetoj).

Esperanto-Ekspozicio en Ŝanĥajo okazos en oktobro. Oni dankeme akceptos ĉiujn materialojn sendatajn de fervoraj ges-anoj el ĉiu lando. La Ekspozicia Komitato de S.E.L., N-o 14, Lane 169, Carter Road, Shanghai, Ĉinio.

[REKLAMO p.4] Valoraj Dokumentoj por Amatoroj !

Restas al ni pluraj kompletaj jarkolektoj de la SAT-organoj !

Nekontestebla estas la valoro de tiaj kolektoj (precipe de « S-ulo »), kiuj spegulas fidele la penadon por esp-o en la laboristaj medioj.

Tre instrua por la nuno estas la ekzakta kono pri la pasinto. Plena kolekto de « Sennaciulo » estas la plej viva k plej impresa Historio pri nia movado. Novuloj povus ĉerpi multegon el tia verkego !

Rekomendinda ankaŭ por grupaj bibliotekoj kiel konsultilo !

FAVORAJ KONDIĈOJ :

Sennaciulo, jaroj I-VIII inkluzive (pezo : pli ol 10 kg) : Prezo : nur fr. fr. 150.— inkluzive afrankon.

La Nova Epoko, jaroj VI-VIII inkluz. (pezo : 1.300 gr.) : Prezo : nur fr. fr. 25.— inkluz. afrankon.

Sennacieca Revuo (unua serio), jaroj I-V, mankas n-oj 1 k 2 de la jaro IV-a (pezo : 1.400 gr.), nur fr. fr. 30.— inkluz. afrankon.

SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20.

— página 5 —

Tra la Filtrilo

El la regno de du diktatoroj

En Germanio la egalrajto de la virinoj estis abolita de la venkinta faŝismo. « La loko de la virino estas ĉe la hejma forno », per tiu ĉi devizo la virinoj estis forpelataj el ĉiuj gravaj publikaj oficoj. Lastatempe la direktorinoj de 33 liceoj por knabinoj estis pensiataj k anstataŭataj de direktoroj. Hitler deklaras, ke la edukado estas afero por viroj. La diktatoreco en Germanio markas do paŝon returnen pri la samrajteco de la seksoj.

En Turkio la diktatoreco havis tiurilate alian efikon. Kemal Ataturk, certe unu el la plej rimarkindaj figuroj de la moderna historio, revoluciigis en profunda senco de la vorto tiun dum jarcentoj dormintan landon, regitan de same despotaj kiel degenerintaj sultanoj. La virinoj tie estas liberigitaj el la monaĥina vivo k eniris parlamenton k publikajn oficojn. Dum malmultaj jaroj okazis tie reformoj efektivigitaj en aliaj landoj nur dum jarcentoj.

Kemal Ataturk anstataŭis la araban skribon per la latina. Hitler oficialigis la malnovan gotikan skribon en la ŝtataj oficoj. En unu punkto ili estas ambaŭ akordaj : Ili malpermesis la laboristan movadon.

La multlingveco en Sovetio.

En 1913 la libroj publikigitaj en Rusio estis presataj en 29 lingvoj. En 1928 tiu ĉi nombro atingis 89 k nuntempe la libroj aperas en 104 lingvoj ! Bonaj perspektivoj por esperanto !

Forgesita 38-semajna striko

« La striko estas finita, ni ne povus pliajn dungi, eĉ se ni volus. Ni jam okupis ĉiujn lokojn de la strikintoj », tiel diris oficisto de R. Ĝonzon k Nefju (Richard Johnson and Nephew), metalfaden-fabrikantoj en Bradfordo, Manĉestro.

La striko preskaŭ forgesita daŭris preskaŭ naŭ monatojn kaj estas nun deklarita finita. 550 kuraĝaj metalfaden-laboristoj strikis proteste kontraŭ la enkonduko per la firmo de plirapidiga sistemo (Bedo). Subtenate de sia sindikato (la Unuiĝo de Metalfaden-laboristoj k parencaj metioj), ili plejparte kuraĝe rifuzis reiri labori sub tiu sistemo. Dum la unuaj monatoj konfliktoj okazis kelkfoje kun la polico, kiu protektis la strikrompantojn.

Por malgrandigi la suferojn de la strikintoj k iliaj familioj, kiuj preferis suferi ol cedi siajn principojn, la Konsilantaro de Metiaj Sindikatoj Manĉestra k Salforda kolektis la monsumon de £560 ; gestoj de simpatio k financa helpo venis el aliaj urboj.

La strikintoj sin konsideras nun kiel maldungitaj k ricevas la ŝtatsubvencion. Sub la aŭspicioj de la sindikato 30 intencas starigi fabrikon laŭ koopera sistemo.


Ĉe la Laboristaj Esperanto-Asocioj

La 20-a Kongreso de F.L.E.¹ en Groningen.

Ni resumas la pason de tiu LEA-Kongreso vizitita de proks. 400 Gek-doj el la nederlandlingva regiono, laŭ la raporto aperinta en la maja n-o de « Lab. Esperantisto » (Amsterdam) :

La kongresan malfermon antaŭiris bone sukcesinta fetsvespero, en kiu precipe sin distingis la junularo. Estis prezentata teatraĵo « La sankta dejoro ». La du paskotagojn okazis tri laborkunsidoj k unu kunsido de la SAT-anaro. La komunum-estraro akceptis la kongresanojn en la Urba parko k ankaŭ la loĝantaro de la negranda kongresurbo tre atentis la kongreson. La diligenta loka sekcio de la Federacio faris gravan laboron por nia afero.

La membronombro de la Federacio proksimiĝis en la lasta jaro al la tria milo, kunigita en 108 sekcioj (antaŭjare : 83). 5.000 ekz-oj de « Nia Lernolibro » (lastjara eldono) estas preskaŭ elvenditaj. « Lab. Esperantisto » atingis eldon-nombron de 4.700 ekz-oj. La estraro respondis al kritikoj pri la profito rezultanta el la librovendado, ke tia kapitalon formanta profito por la organizo estas vivnecesa, k ke se tiu profito eĉ ne ekzistus, se ĉio estus pagata kiel en privataj entreprenoj (ekz. salajroj, kc). Same la estraro rimarkigis, rilate kritikon pri la kotizpago k la SAT-kotizo, ke certe estus pli facile al SAT malplialtigi siajn kotizojn, se la granda plimulto da federacianoj estus SAT-anoj (kio ja tute ne estas !). La propono de unu sekcio ĉesigi la liveradon de « S-ulo » al la federacianoj, estis malakceptita post vigla debato per 2.176 voĉoj kontraŭ 47 (nur la proponintoj). Tiu debato donis al pluraj K-doj la bonan okazon esprimi sian tre laŭdan opinion pri la SAT-organo. La estraro estis reelektata (kun unu nova ano por la eksiĝinta sekretario). Kiel venontjara kongresurbo estas elektita Hago.

La kunsido de la SAT-anaro okaze de la FLE-kongreso elektis K-don Bas Vels kiel ĉefperanton por Nederlando ; li havas por sia laboro la subtenon de la LEA-estraro, same kiel tiun de la P.-K. de SAT.

¹ LEA por la nederl.-lingvaj regionoj.

Diversaj komunikoj

Ni estas petitaj konigi jenan informon : Nombro da militrifuzantoj en Nederlando (225) dissendis manifeston, en kiu post atentigo pri la nuna militdanĝero ili turnas sin ne nur al ĉiuj homoj persone, sed ankaŭ nepre al ĉiuj organizoj sin deklarintaj kontraŭ milito k militpreparado, sciante, ke la militrifuzado, kiel eble plej multe k amase praktikata, formas la nuran metodon, kiu fine povos malebligi militojn. La subskribintoj de l’manifesto antaŭ, dum k post la mondmilito estis malliberigataj kune pli ol 200 jarojn. (Ne enkalkulitaj estas tiuj, kiuj pravigis sin per tielnomata « militrifuzant-leĝo » k plenumis anstataŭe « civil-servon »). Adreso de l’sekretariejo de tiu movado : Bolksbeekstr. 27 bis, Utrecht (Nederlando).

« Internacia perfektiga kurso » (8.-13. julio), « Seminario por Cseh-metodaj instruistoj » (15.-20. julio), « Internacia kunveno de esp. geinstruistoj » (25.-29. julio) okazos en Arnhemo (Esperanto-Domo, Esperanto-laan 3). Aliĝ-k informpetojn adresu al Intern. Cseh-Instituto, Riouwstr. 172, Hago, Nederl.

(Al K-doj, kiuj intencas partopreni la SAT-Kongreson ĉi-jaran, ni rekomendas ĉi-okaze la komunikon pri la Somer-lernejo apud-pariza, vd. p. 52, kies organizantoj celas proksimume la samon kiel la Instituto en Arnhemo k en kiu ankaŭ partoprenos nombro da geinstruistoj.)

Stando de esperanto en la Foiro de Parizo

Foiro, kiun multaj centmiloj da homoj vizitas, estas certe unika okazo por propagandi esperanton. Despli ĉagrene oni devis konstati, ke la aranĝo de la esperanto-stando neniel respondis al la gravo de la okazo. La materialo ŝajnis origini el la pasinta jarcento k apenaŭ kompletiĝis per eldonaĵoj de nia epoko. Ne vidante eblon lavi la manojn post foliumado de gazetoj k libroj polvokovritaj, la publiko kontentiĝis plenstreĉe okulumi ilin por malkovri titolon k signifon de la prezentita varo.

Entute : La stando ne estis alloga k tute ne konformis al la bezonoj de efika propagando.

Vizi Tinto.


Du esperantistoj intencas viziti la SAT-Kongr. (Parizo). Veturas bicikle tra Belgio, Reims, Reveturo tra Calais, Lille, Belga marbordo k Bruselo. Petas esp-istojn en tiuj div. lokoj helpi ilin per zorgo pri nur malmultekosta tranoktejo k manĝejo. Nenion senpage. Bonv. skribi al : J. Hansen, 25, rue Marie-Henriette, Verviers (Belgio).

[REKLAMO p.5] Aperos en julio :

Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio?

de E. Lanti k M. Ivon

48-paĝa (14 × 21 cm) broŝuro, verkita en formo de dialogo inter tri personoj : Fuler, la herezulo, Ruper, la ortodoksulo, Iver, la objektiva atestanto, sovetiano, kiu forlasis la landon antaŭ nelonge.

La verketo kostos nur 3 fr. fr. (2 respondkuponojn), kvankam ĝi estos eldonita per bela papero, estos zorge presita k enhavos ilustrojn.

Al la personoj, kiuj antaŭmendos k pagos, ni sendos afrankite 3 ekz-ojn por 6 fr. fr. aŭ 4 respondkuponoj. Tiu tre favora prezo kompreneble valoros nur ĝis fino de julio. Profitu la bonan okazon. Neniu bedaŭros esti akirinta tiun broŝuron, verkitan en vigla, facila stilo, laŭ agrabla formo k helpe de atestoj k dokumentoj nekontesteblaj.

Mendu tuj, sendu la monon al la adreso de Herezulo 14, avenue de Corbéra, Paris (XIIe) ; uzu prefere, se eblas en via lando, la poŝtan ĉekkonton : E. Adam, Paris 1350-62.

— página 6 —

TRA LA ESPERANTA GAZETARO

« Heroldo » bastonas la tamburon.

Ju pli proksimiĝas la dato de la Universala Kongreso en Romo, des pli laŭtiĝas la tamburbatado de « Heroldo », kies paĝoj elradias optimismon des emajno al semajno ŝvelantan. Kaj ĝin eĉ ne malvarmetigas okazaj akcidentoj, kiel kunigo de du n-oj en unu dusemajnan, ĉar por la kuranta semajno la atendita manuskripto ne venis ! Male ! Ĉie saltas en la okulojn kuraĝigaj, per dikegaj literoj presitaj vokoj, ekz. « Esperanto venkos… (se ni firme volas k diligente laboras) » k « Esperanto vivas », ĉar sub tiu rubriko ni legas, ke… en Vieno « s-ano A. prelegis rimitajn enigmojn k s-ano B. humoran poemon », dum en Köln « s-ro S. instruparolis pri la kuireja ilaro… f-inetoj H. k K. prezentis dancojn k akrobatikajn (! Red.) dancojn… s-ano R. rakontis du ŝercojn el tramista vivo », ktp, kc. Mirige, ke oni ne citis la markon de cigaro, kiun oni fumis ! Vere, la redaktoro de « Her. » disponas pri sufiĉe da materialo por plenigi siajn paĝojn (cetere, ĉie brilas blankaj nesurpresitaj spacoj favoraj al la gazetbuĝeto), k plie sufiĉan porcion da optimismo, por kredigi al facilkredemuloj la proksiman venkon de esperanto tra la mondo.

En Aŭstrio ree aperas esperantlingva gazeto !

De kvin monatoj aperas en Vieno la « Verda Revuo » (sendependa revuo pri arto, scienco k amuzo), tute en esperanto¹). Tute nature venas al ni tiu unua penso : — Jen ankoraŭ iuj, kiuj opinias, ke la ĝisnunaj esp-gazetoj ne sufiĉas, ke ili havas tro da abonantoj, k sekve necesas eldoni plian. Tamen, eble specialaj konsideroj (prospero de l’movado en Aŭstrio, deziro propagandi per esp-o pri aŭstriaĵoj en eksterlando, pli facila aboneblo por aŭstroj sub faŝismo al enlanda gazeto) kaŭzis la kreon de tiu revuo, cetere presita sur bela papero k ilustrita per logaj fotoj. La kunlaborantoj estas aŭstraj esp-istoj. Ĉio estas aŭstra…, krom la lingvo. N. B.

Danĝera fatalismo

« La Suda Stelo » N-ro 4-5, de majo, citas diron de E. Drezen, « ke esperanto progresis iom same, kiel normale progresas iu ajn planto plantita, sed speciale ne zorgata », k kun logiko asertas :

Ke ĝi ankaŭ pluen daŭrus progresi, eĉ sen ia niafara aparta zorgado (substreko mia, H.P.), estas nepre. »

Povas esti, ke -Sro D-ro Lapenna havas tian misteran kapablon antaŭvidi la estonton por tiel firme aserti la nepran venkon de esperanto sen la pionira laboro. La meteorologio estas jam preskaŭ ekzakta scienco k tamen neniu fakulo kuraĝus garantii al kamparano la sekuron de lia planto. Desmalpli certe ni povas rilati al la estonto de la socio, ĉar la scienco pri la historio troviĝas ankoraŭ en infanaĝo. Laŭ propaganda vidpunkto la efiko estos kontraŭa al la intenco de D-ro Lapenna, ĉar oferemaj pioniroj, batalantaj por idealoj, ne vidas utilon k neceson oferi por fatale realiĝonta afero. H. P.

¹ Red. k Adm. Wien VII, Hermanngasse 31-26. Jarabono : 3 sv. fk. Formato de « S-ulo », 8 paĝoj.

[REKLAMO p.6] Skribinte fiere sur sian standardon la batalon kontraŭ la Nacieca Spirito

Sennacieca Revuo

en sia junia kajero dediĉas interesan artikolon al tiu problemo. Same en tiu n-o estas studata la ekonomia krizo k ĝiaj leĝoj. Raportoj el Germanio, Hispanio, Sovetio k Usono.— Diskutejo .— Ampleksa literatur-scienca parto. — Literatura kritiko. Ktp kc.

Prezo de la n-o : 2.25 fr. fr. Jarabono : 25. fr. fr.

SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20.

Grava avizo al korespondantoj

Laŭ informoj ricevitaj el Germanio oni arestis Kamaradon (Rejna regiono) pro leteroj senditaj k ricevitaj. Estas nepre necese ĉesigi la alsendon de leteroj aŭ, en dubo, informiĝi antaŭe « pri la farto » de la tieaj korespondantoj : Ĉi-loke ni admonas al plej prudenta sinteno de ekstergermaniaj korespondantoj.

La Red.

“ Popollernejo k Ekonomia Krizo ”

En sia venonta kongreso nia Federacio, kiu arigas la revolucitendencajn geinstruistojn el Francio, intencas pridiskuti tiun gravan aferon. Ni volus per enketo havigi al ni informojn pri la nuna situacio de la popolinstruado en la aliaj landoj.

Ni esperas, ke esp-o helpos al ni k ke alilandaj gekolegoj bonvolos skribi al mi. Ili estu tutkore dankataj !

  1. — Kiel evidentiĝis en via lando la atako de la burĝaro kontraŭ la popollernejo ? (diversspecaj ŝparoj, salajraj malplialtigoj, lernejoj fermataj, ktp.). Ĉu kontraŭstaro estis organizata ? Kiel ?

  2. — Ĉu en la instruistaro estas senlaboruloj ? Ĉu la sindikataj organizoj klopodas pri ili ? Kiun rezulton ili atingis ?

  3. — Ĉu la nombro da analfabetoj plimultiĝas?

  4. — Procente, kiu estas la porinstruada buĝeto rilate la tutan buĝeton ? Rilate la pormilitan k porpolican buĝeton ?

Bonvolu sendi la respondojn al :

M. Valière, instruisto en Fabrègues (Hérault), Francio.


Korespondado

ĈEĤOSLOVAKIO

Kiu sendos al mi 50-100 PM el sia lando, tiu ricevos de mi saman kvanton el mia lando. Tuj resp. al ĉiuj. Adr. : Josef Wuchterl. Holeischen 127 ap. Plzen.

Kontoristino dez. koresp. L., PK., k.ĉ.l., p.ĉ.t., kun samgefakuloj. Certe resp. Ludmilla Erben, Grünwald a.N. 270 b/ Gablonz a.N.

Esperanto-rondeto Aŝ aranĝos komence de aŭgusto letervesperon. Skribu multnombre al : K-dino Anna Prockl, Asch II – Nassengrub, 75 ; K-do Karl Stöcker, Asch, Masarykstr., 173. Resp. garantiata.

NEDERLANDO

K-do P. T. v.d. Vlies, Middeldijk C 263, Barendrecht, dez. koresp. kun Gek-doj ĉl. Mi certe respondos.

Kelkaj pli malpli spertaj Gek-doj dez. kor. k.ĉ.l. Gek-doj pri ĉt. Resp. garantiata. Skribu al : K-do J. H. Nieuwenhuizen, Laakhof 37, Den Haag.

Nederlanda kompostisto dez. korespondi kun aliaj kompostistoj pri ĉiuj temoj rilataj al la movado ktp. Resp. garantiata. H. van Teeffelen. Spartastr. 12 A, Rotterdam.

K-do J.J.C. Kok Jr., Stortenbekerstr. 206, Den Haag, 2u-jara, dez. kor. kĉl pĉt, prefere pri amatorfotografio.

Ned. K-do dez. kor. kĉl k pĉt. Resp. garantiata. Adr. : K-do A. W. Treurniet, Brederodestr. 46 b, Rotterdam-West.

Atentigo ! K-dino Brumer (11 700) ne plu estas landa peranto por Aŭstrio. Bonvolu tion noti k korekti en la Jarlibro (p. 7).

Granda nombro da kurspartoprenintoj deziras praktiki esp-on per serioza korespondado. Je la komenco de julio ni aranĝos korespondvesperon k honeste respondos al ĉiuj, kiuj sendis leteron aŭ bildkarton. Adresu : K-do B. Bultemeyer, Geuzenkade 51, I, Amsterdam (West), Nederlando.

Recenzejo

LA JUNA VIVO. Unua jarkolekto de tiu revuo por la dekdu- ĝis deksesjara junularo bindita kiel libro. Prezo : 8. fr. fr. aŭ 6 resp.-kuponoj. Mendebla ĉe la Redakcio : Veenendaal, West-Graftdijk, Nederlando.

La enhavo konsistas ĉefe el legmaterialo ĉerpita el lernejaj legolibroj. Verkistoj k tradukintoj estas preskaŭ senescepte geinstruistoj ; la kompilado okazis kun pedagogia talento.

GVIDFOLIO DE DIKSMUIDE. Eldonita de la Turisma Oficejo, Diksmuide, Belgio. 4 p. Ilustrita. Precipe militmemoraj vidindaĵoj.


Radio-notoj

Minsk (1442 m), disaŭdigas ĉiumonate je 21.45 h-21.55 h. MET ĉiun 6, 9, 12, 16, 18, 22, 24, 28, 30-an. Oni skribu pri aŭdeblo k pri la enhavo al Esp. Fako de Minska radio-komitato (ul. Kirova 16, Minsk, USSR).

Radio Brno ricevis 1178 korespondaĵojn el 23 landoj k tri kontinentoj post disaŭdigo en esp-o de la opero de Smetana « Vendita Fianĉino ».

La stacio Ljubljana (Jugoslavio) aranĝis Esperantan Semajnon komence de junio kun ĉiutagaj esp. disaŭdigoj.

[REKLAMO p.6] Ĉiu aktivulo havigu al si k trastudu serioze la verketon :

HISTORIO PRI LA SKISMO

en la laborist-esperanta movado.

Dokumentoj, faktoj, resumaĵo pri dorna periodo.

20 paĝoj. Form. 13 × 20. Prezo : 2.— fr. fr. 5 ekz-oj nur 7.— fr. fr. afrankite.

SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20.

[REKLAMO p.6] ABSOLUTISMO

Parolado de E. LANTI farita en 1934 okaze de la Antverpena FLE-Kongreso. Studo pri aktuala problemo. 16 paĝoj. Form. 13 × 20. Prezo : 1.— fr. fr. Ĉe SAT. Nederlandanoj mendu ĉe FLE.

[REKLAMO p.6] « La legado de la unua n-ro de Herezulo taŭzis mian animon, hirtigis miajn harojn, unuvorte skuis min tute. Vi komprenu per tio, ke mi ne konsentas kun la enhavo de via nove naskita organo. Sed almenaŭ mi devas sincere konfesi, ke mi legis la tutan kajeron kun granda intereso ; tial mi sendas al vi 4 respondkuponojn por unujara abono… »

Tiel esprimis sin inteligenta, duma [?] ortodoksulo, al kiu ni estis sendintaj provekz-on de

HEREZULO

Sendependa revuo por batalo kontraŭ ĉiajn dogmojn

Vi imitu tiun sinceran homon ; vi abonu al la organo, kiu diras tion, kio ne estas direbla en aliaj esperantaj gazetoj. Vi sendu senprokraste 4 internaciajn respond-kuponojn al : Esperanto, 14, avenue de Corbéra, Paris (XII), aŭ 6 fr. fr. al :

Poŝta ĉekkonto : E. Adam, Paris 1350-62.

N.º 431, 25 de julio de 1935

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

11-a JARO, N-o 431 — MONATA ESPERANTO-GAZETO — 25. JULIO 1935

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO, ADMINISTREJO K SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO : 67, avenue Gambetta, Paris 20e Poŝtĉekaj kontoj je nomo de SAT-Paris : Bruxelles n-o 350 189, S’Gravenhage n-o 211 533 Kopenhago n-o 4 986, Paris n-o 1234 22. Stokholmo n-o 74 153, Wien n-o D-109 068, Zagreb n-o 41 448, Zürich n-o VIII-200 49. Alilande oni pagu per poŝtmandato je nomo de SAT. bonvalutaj devizoj en rekom. letero aŭ bankĉeko je nomo de « Bannier ».

AGAD-RAPORTARO DE LA PLENUM-KOMITATO (1934-35)

b) RAPORTO DE LA REDAKCIO

La redaktado de la gazetoj troviĝis, laŭ la teknika flanko, kiel en la antaŭaj jaroj, en la manoj de K-do Bartelmes. Ĉi tiu K-do prizorgis la lingvan k stilan flankon de la manuskriptoj, rekopiis ilin plejparte por la presejo post korektado k kompilis la enhavon de ĉiu numero. Kio rilatas la enhavon, la sama K-do transprenis ankaŭ la plenan respondecon pri la Literatura parto de « Sennacieca Revuo », same kiel pri la enhavo de « La Lernanto » k la malmultaj felietonoj k belliteraturaĵoj en « Sennaciulo ». Kio koncernas la ceteran enhavon de la gazetoj, nome la socipolitikan parton de «Senn. Revuo», la politikan k movadan parton de « Sennaciulo », pri ĝi portas la respondecon la Plenum-Komitato, kiu en la persono de sia prezidanto, K-do Ĝermen, prikonsideris la valoron de la artikoloj antaŭ la transdono por prilaboro al la redaktoro. Antaŭ la malakcepto de manuskripto K-do Ĝermen interkonsentis almenaŭ kun unu membro de la P.-K. pri tiu rifuzo, k en dubaj kazoj aŭ se interkonsento pri la akcepto aŭ malakcepto ne ekzistis ĉe du K-doj el la P.-K., la koncerna manuskripto estis prezentata al la P.-K. en ĝia regula kunsido. Ĝia decido fiksis la sorton definitivan de la koncerna manuskripto. Ĉiuj artikoloj, kiuj aperis je la nomo de la Komitato, estis kompreneble antaŭe legataj de ĉiuj anoj de la P.-K. k ankaŭ pridiskutataj en la kunsidoj.

SENNACIULO, kiel oficiala organo de la Asocio, devas esti k estis tribuno malfermata por ĉiuj anoj, kun la nura limigo, kiu estas difinita en la unua paragrafo de la Statuto (komprenemo k toleremo rilate al la politikaj k filozofiaj skoloj aŭ sistemoj, sur kiuj sin apogas la diversaj klasbatalaj laboristaj partioj k sindikatmovadoj. Konsekvence, ekzemple, la frakcioj el SAT-anoj, havantaj la rajton publikigi komunikojn en la oficiala organo, same kiel la sekcioj (fakoj), devus limigi siajn tekstojn al nuraj organizaj sciigoj. Tio ne okazis en la unua postkongresa komuniko de la Sennaciista Frakcio, kies teksto okupis sin tro detale pri la Sovetia problemo, pri kiu la anoj de tiu Frakcio havas sian specialan opinion abisme kontraŭan al tiu de anoj el iuj aliaj tendencoj. Kelkaj K-doj sekve protestis kontraŭ la en tiu raporto esprimita opinio k respondis ; post kio sekvis siavice respondo de K-do Lanti por la sennaciistoj. Kaj la diskuto pri tiu diference prijuĝata problemo verŝajne ankoraŭ daŭrus, se la P.-K. ne estus decidinta ĉesigi la debaton.

Sed cetere la enhavo de « Sennaciulo » ne trovis seriozajn malfavorajn kritikojn. Nur du raportoj pri aktualaj politikaj okazaĵoj (unu el Nederlando, la alia el Britio) sekvigis proteston pro parte neobjektiva prezentmaniero. Sed pri tio kompreneble oni ne povas respondecigi la redakcion, ĉar la redaktoro ja ne povas scii, ĉu ĉio estas objektive prezentita en raportoj transsenditaj el foraj regionoj. La redakcio ne ankoraŭ posedas televizi-aparaton, per kiu ĝi povus kontroli per propraj okuloj la laŭfaktecon de la raportoj liverataj. La objektiva verkado estas arto, kiu devas esti studata k elprovata k kiun nur malmultaj majstras, ankaŭ en niaj rondoj. Ĉiu verkanto havu sub siaj okuloj la unuan statut-paragrafon, antaŭ ol li komencas ĵeti siajn ideojn sur la paperon.

Ni aŭdis, ke en Nederlando, ekzemple, ne ĉiuj abonantoj jam povas tralegi ĝue la gazeton pro nesufiĉa lingvoscio. Sed tio estas tute komprenebla k ne povas esti riproĉo por nia redaktmaniero. Ja, eĉ se la novuloj k perfektiĝantoj ne ankoraŭ povas elĉerpi la tutan legaĵon al ili prezentatan, ili tamen povas legi kelkajn partojn, ĉerpante tie k tie por ili kompreneblajn tekstojn, k ĝuste tiel obstine k persiste legadante ili sukcesos fine tralegi la tuton, aŭ almenaŭ tion, kio ŝajnas al ili leginda. Ĝuste pro tio la redakcio atentas, ke ĉio estu prezentita laŭeble en formo de mallongaj artikoloj, notoj ktp. Restas tamen la tasko de ĉiu unuopa K-do ĝisfunde ellerni nian lingvon. Kaj almenaŭ ĉiu kunlaboranto al la gazetoj devas nepre posedi la « Plena Vortaro » n. Same kiel « La Lernanto », ankaŭ « S-ulo » k eĉ « S. R. » povus servi kiel komuna legaĵo ĉe kursoj de progresintoj, por kutimigi la novulojn al la legado de niaj gazetoj. K-do Bas Vels, nia nuna ĉefperanto en Nederlando, ankaŭ aludis tiun problemon, sed konkludas jene : « … en la diskutoj (nome ĉe la Groningena Federacia Kongreso — Red.) montriĝis bone, ke oni ŝatas « Sennaciulon ». »

Multajn similajn laŭdajn juĝojn ni ricevis k parte publikigis ankaŭ en « S-ulo ».

Per la ĉefartikoloj ni provis klarigi plej ofte la ŝvebantajn problemojn, kiuj atendas solvon aŭ pri kiuj regas neklara opinio ĉe la K-daro. Temis pri laborista esperantismo, pri la organizado, pri la reunuigo de la movado, k.s. La regulaj konstantaj rubrikoj kiel El nia Leterujo, Tra la Esperanta Gazetaro, Kroniko, k.a. ankaŭ donis sian stampon al « Sennaciulo » kiel organo de la movado. Ni limigis niajn polemikojn kontraŭ alitendencajn lab. esp. gazetojn nur je refuto de la plej krudaj mensogoj aŭ kalumnioj kontraŭ nia Asocio.

El la regulaj rubriketoj ni devis forlasi la « Radio-rubrikon » pro tio ke la sekretario de la Internacia Radio-servo (prizorgata el Germanio), klarigis, ke li ne plu povas havigi al ni la materialon el tie.

— página 2 —

56 — SENNACIULO

Tamen ni enpresigas radio-informojn plue, kiam ni ilin okaze ricevas (ekz. pri la stacioj en Minsk k en Hilversum).

LA LERNANTO estis organa parto de « Sennaciulo » ; tiun aranĝon postulas la reduktita krizo-buĝeto, kiu ne permesas pligrandigi nuntempe nian oficialan organon. La problemo pri la kunlaborado al « L. L. » restis la sama kiel antaŭe, t.e. ni havas tro malmulte da regulaj k kompetentaj kunlaborantoj, ekzemple por la Infanrubriko, la Distra rubriko, Humoro, ktp. La redaktoro preskaŭ ĉiam devas mem kompili tiujn rubrikojn, mem elpensi k cerbumi, nehelpate de la K-doj. Eĉ la « Lingvajn Notojn » (kun unufoja escepto) ni devis mem prizorgi. Tiurilate ni volas atentigi, ke en la lingva rubriko ni ĉiam volonte donas respondojn al prilingvaj demandoj el la Legantaro.

Ĉu la lingvaĵo de « L. L. » povas esti pli facila, pli simpla ? tion oni jam plurfoje demandis nin. Ŝajnas al ni malfacile trovi vojon por multe plisimpligi la enhavon de « L. L. ». La legantoj devas kompreni, ke tiu SAT-gazeto ja ne ekskluzive servas al la interesoj de la komencantoj aŭ de la infanoj, sed ke ankaŭ la jam spertaj esperantistoj volas trovi en ĝi sian distran k instruan parton. Ĝi do laŭ nia opinio ne aspektu tro infaneca (kio ne malhelpas sufiĉe larĝan pliampleksigon de la porinfana rubriko en okazo de vigla kunlaborado !). Se ĝi estus nure porinfana k por-komencanta, ĝi perdus nepre sian distran valoron por la aliaj kategorioj da legantoj. Kaj ni opinias, ke en la mallongo de la unuopaj rakontetoj jam kuŝas instigo, kuraĝigo por la lernantoj. Ĉi lastaj, helpe de siaj instruantoj, devus mem prilabori por sia profito la prezentitan materialon ; ili devus ekz. analizi laŭ-sintakse k laŭ-gramatike la unuopajn frazojn de anekdoto, eĉ kopii ĝin por sin ekzerci, transformante la frazojn, disigante ilin, unuvorte prilaborante la temon laŭ nova strukturo. Certe tio eblas, k ni ne dubas, ke tia laboro eĉ jam okazas en iuj rondoj.

Ni ricevis kelkajn protestojn okaze de la aperigo de iuj humoraĵoj (en la marta n-ro), juĝataj kiel maldecaj. Ni el tio tiris la konkludon, ke tiaj maldelikataj spritaĵoj ne taŭgas por niaj gazetoj, k ni zorgos, ke simila materialo ne plu aperu.

SENNACIECA REVUO, ĉiumonata dekses-paĝa socipolitika k literatur-scienca revuo, prezentiĝis ankaŭ ĉi-jare en la sama, preskaŭ oni rajtus diri — luksa aspekto, kun multaj ilustroj k kun tre riĉa k varia enhavo. Informartikolaro kun soci-politika, kun ekonomi-politika enhavo, diskutejo, dokumentigaj priskriboj, k larĝa literatura, arta k scienca parto plenigis la kajerojn. Ke ni povis daŭre aperigi tian organon, tio jam estas neneigebla sukceso. Oni devas kompreni, ke ĝuste per la aperigo de « S. R. » ni esence daŭrigas la plenumadon de la kultur-klerigaj taskoj, por kies plenumo propradire estas kreita SAT. La abonantoj al « S. R. » — bedaŭrinde ne tiom multaj, kiom meritus havi tia Revuo — certe konsentos senescepte k senhezite asigni al ĝi tiun gravan rolon en la SAT-laboro, k kredeble neniu el ili preterlasos okazon por ĝin varme rekomendi al aliaj K-doj (kiuj lastaj, certe, nur pro ekonomiaj kaŭzoj ne abonadas ĝin).

Menciinde, rilate la enhavon, ke la interesa verko de d-ro Totis pri « Seksaj problemoj de la Junularo » (entute 19 leteroj) en oktobro estos finpresita k tiel estos komplete aperinta en la kadro de « S. R. ». Menciinde ankaŭ, ke ni akiris pere de K-do Thorsen specialan intervjuon por « S. R. » de la konata dana proletverkisto M. Andersen-Neksö (aperintan en la decembra kajero). El multaj regionoj de la terglobo (ne nur eŭropaj) ni ricevis originalajn raportojn de niaj kunlaborantoj. Ĝenerale la kunlaborado en la kuranta jaro fariĝis pli kontentiga, kvankam mankoj rilate la sistemecon ankoraŭ restas.

Riproĉantoj rilate artikolon pri la « Ruĝa armeo » trovis okazon eldiri sian starpunkton en la rubriko « Diskutejo ». Same oni diskutis, laŭ sia tendenco, ĉirkaŭ la Milit-problemo. La evitado de l’disputpunktoj intertendencaj en la prezentado de l’raportoj k problemoj restas komprenebla daŭre sufiĉe malfacila afero.

Fine ni rimarkigas, ke dank’al aperigo de Enhavotabelo ĉe la fino de Jarkolekto (en septembro por « S-ulo », en februaro por « S. R. ») al la legantoj estas faciligite retrovi la aperintajn artikolojn k literaturaĵojn.

c) ADMINISTRACIO

ADMINISTRACIO K SPEZOJ

Fine ni sukcesis forigi la malordon, kiu regis en la kontoj post la migro de la Administracio de Leipzig al Paris. Estis kompreneble, ke dum longaj monatoj tiu ĥaoso kaŭzis al ni multe da malagrablaĵoj k surprizoj en niaj rilatoj kun la klientoj. Ofte mankis al ni la koncernaj detalaj dokumentoj, ĉar multaj korespondaĵoj devis esti detruitaj en Leipzig dum la politika krizo.

Al tiuj ĉi malfacilaĵoj sekvis la neceso translokigi la Administrejon al pli konvena k pli granda loko. La translokigo komence de majo 1934 kostis pli ol ni buĝetis.

La konstanta barakto kun kelkaj nepagemaj debitoroj, al kiuj ni plenfide liveris varojn, ne nur kaŭzas pliajn elspezojn por afranko de admonoj, sed ankaŭ postulas multe da tempo por longaj leteroj ripetitaj. La spertoj tiurilataj devigas nin al plej rigora sinteno rilate al kreditaj liveroj. Ni estis indulgemaj kun tiuj K-doj, kiuj petis limtempon por pagi, sed la plej multaj el la pendantaj ŝuldoj fariĝis tute dubaj pro nerespondo de la debitoroj. Eble en oportuna momento ni konigos al la esperantistaro la nomojn de tiuj, kiuj intence trompis nin, por ke aliaj ne same estu viktimoj de tiaj sentaŭguloj.

Malgraŭ rigora, ĝisekstrema limigo de niaj elspezoj, ni ne plu sukcesis redukti diversajn objektojn de niaj elspezoj. La ampleksa laboro ne permesis redukti la salajrojn, inter kiuj servas monate 1.057.75 fr. por redakcia k 500 fr. por administracia laboroj.

LIBRO-VENDO

La librostoko, en kiu troviĝas investita sufiĉe konsiderinda kapitalo, nur tre malrapide disvendiĝas. Por akceli la debiton ni konsentis al la franca, sveda k nederlanda LEA-oj eksterordinaran rabaton de 50 %, tiel ebligante al ili cedi siaflanke rabaton al la grupoj. Konsiderante la grandan nombron da novaj esperantistoj, oni devas konfesi, ke nur tre malgranda estas la nombro de tiuj, kiuj serioze alcelas la plenan posedon de la lingvoscio, akirebla nur per intensa studado de literaturo. El libroj, eldonitaj jam antaŭ dek jaroj en kvanto da 2.000 ekzempleroj, ankoraŭ nun restas stoko de 4 aŭ 500 ekzempleroj. Estas vere, ke ĉefe temas pri scienckarakteraj libroj kiel « La Kemio de l’Universo » aŭ « La Vojo al Scienco de Estonto ». Tre malbone vendiĝas ankaŭ poemoj, kiel « Prologo » (vendo 48 ekz.¹) k « Poemo de l’ Plugisto » (10 !). Libroj plej bone vendeblaj estas ĉiuj, kiuj rilatas al la lingvo aŭ movado, kiel ekzemple « Petro » (vendo 794 ekz.¹), « Unua Legolibro » (429), « For la Neŭtralismon » (147), « La Laborista Esperantismo » (90).

¹ La ciferoj rilatas la vendon dum la raportjaro 1934-35.

— página 3 —

SENNACIULO — 57

La intereso por « Komentoj al Komunista Manifesto » (13), « ILI » (11), estas preskaŭ nula. La vendokvanto de la ceteraj libroj varias inter 30 k 90 ekzempleroj.

Estas aparte notinde, ke laŭ informoj ricevitaj nur dum la pasinta jaro, ni perdis en Leipzig sufiĉe grandan nombron da libroj per detruo : 335 ekz. de « El la Mondbildo de l’Nova Fiziko », 95 ekz. « Malgranda Terbiblio », 3.636 ekz. de « Laborkajeroj », 148.000 ekz. de ilustr. poŝtkartoj k 4.379 ekz. de diversaj eldonoj de la « Internacia Socia Revuo ». La valoron de la perdo oni povas ciferi proksimume per 14.000 fr. fr.

La vendado de libroj el fremdaj eldonejoj restas en modestaj limoj.

AKCIBILETOJ

Depost la jaro 1932 ni ne plu vendis akciojn. Ekde 1.7.32 ni malaltigis la interezon, antaŭe fiksitan je 10 %, al 6 %, ĉar la ekonomiaj cirkonstancoj ne plu pravigis tian altan interezon. Intertempe la ĝenerala ĥaosiĝo en la internaciaj valutoj ankaŭ frapis nian akcikapitalon, ĉar la sumoj estas kalkulataj en dolaro, kiu perdis proksimume trionon de sia valoro. Sekve ankaŭ la valoro de la akcibiletoj reduktiĝas ĝis la nivelo de la usona dolaro.

Kelkflanke ni aŭdis, ke SAT devus kontinui reakcepti la biletojn laŭ ora dolaro. Sed tio estus metodo tute ne eltenebla de la Asocio. Ĉiu ŝparaĵo riskas hodiaŭ perdi la originan valoron k ĉiu administranto de ŝparaĵoj simple bankrotus, repagante ilin laŭ originala valoro. La akcibiletoj de SAT devigas SAT repagi dolarojn. Kiun kurzon la dolaro hodiaŭ havas, tio ne estas en rilato kun la pagdevoj de la Asocio.

La repago en kontanta mono de la akcikapitalo kompreneble hodiaŭ ne plu estas ebla. Sed ni ĉiam akceptas akciojn por pago de kotizoj k aĉeto de SAT-libroj (escepte de Plena Vortaro, kies kaso estas aŭtonoma).

PLENA VORTARO

(Raporto de K-doj Lanti-Banmer)

Ni jam diris, ke la financoj de la 2-a eldono de la P. V. estas absolute aŭtonomaj rilate la SAT-kason. Ni ripetas, ke en tio SAT ne riskas eĉ unu frankon, sed tamen tiros iun tagon el tio gravegan profiton. Nome kiam tute estos pagitaj la presisto, la bindisto, la aŭtoroj, la pruntintoj (K-do Lanti k K-do Banmer) ktp, tiam la cetero de la varoj apartenos al SAT. Kaj ne malproksima estas tiu tago.

Ĝis la 1-a de junio 1935, do malpli ol unu jaro post apero, el la 5.000 ekzempleroj ni dissendis, en ronda cifero, 3.000 ekzemplerojn. Sed necesas tuj aldoni, ke el inter tiuj 3.000 ekz. multaj ne estas fakte venditaj ; ili kuŝas ĉe niaj agentoj, aparte ĉe unu el niaj ekskluzivaj agentoj, nome la Federacio de Lab. Esperantistoj en Amsterdamo.

Post plua enspezo de la prezo el 500 ekzempleroj, la produkto de la vendo venos rekte en la kason de SAT. Pripensu, ke ĉiu ekzemplero reprezentos por SAT minimume 40 fr. fr., eĉ pli, ĉar multajn ekz. ni vendos sen rabato, aŭ kun escepta rabato por SAT-anoj.

Kompreneble tiu eksterordinara enspezo devos servi unue al likvido de malnovaj ŝuldoj, antaŭ ĉio al la K-doj, kiuj dum la danĝeraj tagoj de la skismo kuraĝe alportis sian ŝparitan monon por ŝtopi la breĉon. El tiu enspezo ni devos ankaŭ rezervi flanke parteton kiel kapitalon necesan por la tria eldono.

La egan valoron k utilon de tiu verko pruvas la sola fakto, ke spite la malfaciloj de la cirkonstancoj, spite la baroj, kiuj ĝenas, se ne fermas, la internacian trafikon k negocon, spite la izoligo, por ni, de la merkatoj sovetia, germania, aŭstria ktp., spite ĉio, nia Vortaro tamen vendiĝas ! Oni povas aserti, ke el inter la gravaj, imponaj verkoj, kiuj aperis depost 15 jaroj, ne unu sola sukcesis kiel nia Plena Vortaro. Sed estas vere ankaŭ, ke nia Vortaro forigis mankon, kiun de tre longe sentis bedaŭre la praktikantoj, la faktaj esperantistoj.

Ni ĝojas deklari ĉi tie, ke en la 2-a eldono de la P. V., SAT trovis savilon. Kaj la morala efiko estas ne malpli konsiderinda ! Certe la grandskala reklamo en la esperanto-gazetoj, la 3.000 ekz. jam dissenditaj, la 55.000 prospektoj dissemitaj, estas oblikva, sed tamen pozitiva propagando por SAT mem.

Tiuokaze ni menciu, ke la nova Direktoro de UEA ne estas al nia afero simpatia kiel lia antaŭulo. Ni proponis ree dissendi per la UEA-gazeto nian prospekton, sed S-ro Kreuz serĉis, k trovis, diversajn motivojn por prokrasti k fine por ne konsenti al nia propono. Estas vere, ke li ŝirmas sin malantaŭ la instrukcioj de la pli larĝa estraro de UEA. Li akceptis nur reklami en la kolonoj de sia gazeto k sub nomo de UEA, sed rifuzis ŝovi nian prospekton, multe pli trafan, sub la okulojn de la UEA-delegitoj k membroj.

Por fini, ni danku ree al la tri Lab. Esperanto-Asocioj, kiuj ne ŝanceliĝis antaŭmendi, kontraŭ pago, tuta aŭ parta, grandan kvanton de P. V. Ni rimarkigu ĉi tie, ke la plej bonan rezulton atingis la Nederlanda Asocio. Ne tiom bone sukcesas la Francia k Svedia Asocioj ; verŝajne pro manko da metodo en la reklamo. Ni decidis helpi al ili, en la vendado de ilia kvanto, per disponigo senpaga de nia prospekto.

* * *

La Raporto de la Konflikt-Komisiono estos legata ĉe la Kongreso.

Rezulto de la Baloto pri Ĝenerala Konsilantaro (Kategorio A)

Estas elektitaj Ĝeneralaj Konsilantoj de SAT K-doj E. Norman, A. F. Doneis k Celed. Santos (por la 1-a, 18-a k 20-a horzonoj) per 133 voĉoj, K-doj M. Roux, J. Ege k J. M. Kerr (por la 0-a, 16-a k 17-a horzonoj) per 132 voĉoj, K-do T. Veder (por la 19-a horzono), per 127 voĉoj.

La laŭordan kontrolon de la voĉdoniloj konfirmas : J. Ĝermen, N. Bartelmes.

Malrapida poŝtservo ? Cenzuro ? Aŭ alia kaŭzo ?

La SAT-Administracio sendis registrite kelkajn numerojn de la Asociaj organoj, la 16-an de junio 1934, al sovetia K-do. Ĉi tiu ricevis la sendaĵon nur la 4-an de majo 1935, do preskaŭ unu jaron pli malfrue. Kaj la livero okazis verŝajne nur dank’ al plurfoja plendo ĉe la pariza poŝto, kiu malfermis enketon. Nur post la kvara admono respondis la Sovetia poŝto.

Ĉe la Landaj Esperanto-Asocioj

Dana Laborista Esperanto-Asocio.

Laŭ invito de la Laborista esp. klubo en Aarhus kolektiĝis la unuan pentekostan tagon en la Popoldomo ĉ. 40 reprezentantoj de lab. esp. asocioj el Aarhus, Hinnerup, Viby, Odense, Kopenhago k Hilleröd. La kunveno celis starigon de landa asocio de danaj lab. esp. kluboj. Post longa diskutado oni decidis, ke la landa asocio pro la specialaj cirkonstancoj en tiu ĉi lando havu socialdemokratan tendencon.

La nomo de la asocio estas Dana Lab. Esp. Asocio, k ĝi akceptis la Gotenburgan Konvencion inter SAT k LEA-oj. Kiel prezidanton oni elektis K-don instruiston Magnus Jacobsen, Aarhus. Kasisto estas Holger Hansen, Aabyhöj k sekretario S. Mortensen, Viby. Ceteraj estraranoj : H. P. Nielsen, Odense, Arne Jensen, Aarhus, A. Borris, Hinnerup k R. Jörgensen, Aabyhöj. Du revizoroj, tripersona redakcia komitato.

H. P. N.

— página 4 —

58 — SENNACIULO

XV-a KONGRESO DE SAT EN PARIZO

3.-7. aŭgusto 1935

Adreso : SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20

Sepa (lasta) Komuniko.

AKCEPTEJO. Ĉe la Kongresejo (Salle ADYAR, 4, Square Rapp, Paris VII), ekde la 3-a de aŭg. matene. Oni iru nepre tien k ne al la Sidejo de SAT (aven. Gambetta), ĉar ĉi lasta estos fermita dum la kongrestagoj ! Pri administraj aferoj oni povos paroli dum la kongreso al deĵoranto ĉe la librejo, kiu funkcios en la kongresejo.

MONŜANĜO. Ĉar sabate posttagmeze k dimanĉe la bankoj estas fermitaj, oni monŝanĝu ĉe la alveno en la stacidomo : tie troviĝas monŝanĝejoj (serĉu la giĉeton kun vorto CHANGE), kie oni ŝanĝos je la banka kurzo.

LOĜADO. Por eviti troajn veturelspezojn al la K-doj loĝontaj en moderprezaj hoteloj (k eĉ povontaj loĝi du- aŭ triope kune en unu ĉambro), la Loĝeja komitato disponis ĉambrojn en la tuja proksimo de la Kongresejo. La tendumantoj starigos sian tendaron en Suresnes. Ĉiuj anoncos sin unue ĉe la Akceptejo.

SOMERLERNEJO. Pro la frua dato (23.7.) la partoprenontoj sin turnu al la Sidejo de SAT, anstataŭ iri al la Kongresejo ! Ankaŭ poste-alvenantoj ! Loko : Suresnes. Loĝado : laŭdezire en tendoj, aŭ en malkaraj hoteloj.

FAKA KUNVENO. Okaze de la Kongreso la Stenografa Instituto Tutmonda (S.I.T.) organizos fakan kunvenon. Por ne ĝeni la kongreslaboron, tiu kunveno okazos dimanĉon, 4an de aŭgusto, je la 9-a matene en la Sidejo de « Institut Sténographique de France », 24, rue Monge, Paris (V). (Metro-stacio : Cardinal-Lemoine.) Ni estus feliĉaj konatiĝi kun ĉiuj stenografoj, eĉ ne disĉiploj de Duployé (sistemo propagandata de S.I.T.). Interesatoj sin turnu al : K-do A. G. Provost, 27, rue Chanzy, Paris XI.

FAK- AŬ FRAKCI-ESTROJ rilatu tuj post sia alveno kun la sekretario de OKK (pere de la libristo en la akceptejo) por fiksi daton k lokon por la koncernaj kunvenoj.

LA FERVOJAJ RABATILOJ estas senditaj al ĉiuj sufiĉe frue aliĝintaj K-doj.

Al ĉiuj kongresontoj ni deziras Koran bonvenon en Parizo !

O. K. K.

4. listo de aliĝintoj.

  1. K. Vigier, Valence d’Agen, Francio ; 98. Auberger, Val. d’Agen, Francio ; 99. R. Prudek, Cornillas, Francio ; 100. K-dino B. Stockman, Paris ; 101. E. Leroy, Paris ; 102-03. Gek-doj A. C. Nienther, Amsterdam ; 104. J. P. Rosseel, Hago ; 105. Coldefy, Aulnay-s.-Bois, Francio ; 106. K. Koster, Zaandyk, Nederl. ; 107. J. W. Prent, Amsterdam ; 108. K. Osterholm, Malmö, Svedio ; 109. Doek. Blanksma, Huizum, Nederl. ; 110. K-dino Gez. Edens, Huizum, Nederl. ; 111. A. J. Bienevelt, B.T.O.-sekcio, Delft ; 112-13. Gek-doj Wolve, Delft ; 114. G. Haberland, Delft ; 115. A. Hietbrink, Delft ; 116. H. G. Bout, Delft ; 117. H. L. v. Scheepen, Delft, Nederlando ; 118. Rob. Porter, Manchester, Britio ; 119. Betty Davies, Manchester ; 120. Hilda Dillon, Manchester ; 121-122. Gek-doj Acton, Salford, Britio ; 123. V. Doughty, Manchester ; 124-125. K-dinoj Bowden, Manchester ; 126. Dav. Greenberg, Manchester ; 127. A. C. Muller, Amsterdam ; 128. K dino J. Lierens, Amsterdam ; 129. N. C. Nelson, Dordrecht, Nederlando ; 130. K-dino Bosma, Amsterdam ; 131. L. Kosmis, Amsterdam ; 132. René Favard, Tours, Francio ; 133. Edm. Dazun, Montargis, Francio ; 134. C. v. d. Schulp, Dordrecht, Ned. ; 135. Mary Hamilton, Manchester, Britio ; 136-37. Gek-doj Blanksma, Huizum, Ned. ; 138. J. G. Baxter, Liverpool, Britio ; 139. Joh. Nielsen, Bergen, Norvegio ; 140. V. Planman, Amal, Svedio ; 141. Bertha Smit, Bussum, Nederl. ; 142. K. G. J. de Jong, Amsterdam ; 143-44. Gek-doj G. de Jong, Amsterdam ; 145-46. K-doj J. k J. Martinez, Solliès-Pont, Francio ; 147. R. Scott, Letchworth, Britio ; 148. J. v. d. Berge, Amsterdam ; 149. W. F. Kruit, Amsterdam ; 150. Lagard, Amsterdam ; 151. A. C. v. d. Griend, Amsterdam ; 152. Bergström, Horndal, Svedio ; 153. Rosen, Stockholm ; 154. K-dino Elba Molin, Stockholm ; 155. K-dino H. Tenggren, Stockholm ; 156. M. Stöckl, Innsbruck, Aŭstrio ; 157. Erna Harder, Hago, Nederl. ; 158. K-dino Rebers, Rotterdam ; 159. H. Pikaar, Rotterdam ; 160-61. Gek-doj Lanoux, Hyères, Francio ; 162. R. François, Villeneuve-Yonne, Francio ; 163. I. Karmazine, Paris ; 164-65. Gek-doj v. d. Heeg, Bussum, Ned. ; 166. Germaniano ; 167. S. Frantzen, Amsterdam ; 168. H. Beauson, Levallois, Francio ; 169. Lud. Lagrange, Nanterre, Francio ; 170. A. Bang, Kävlinge, Svedio ; 171. A. Nilsson, Finspong, Svedio ; 172. Ragnar Gustafsson, Teckomatorp, Svedio ; 173. E. Olsson, Landskrona, Svedio ; 174-75. Gek-doj Vacl. Koc, Plzen, Ĉeĥoslov. ; 176. Marie Folkova, Plzen, Ĉeĥosl. ; 177. Frant. Folk, Plzen ; 178. J. Papeau, Saintes, Francio ; 179. A. Ronso, Barcelona ; 180. Ferd. Vila, Barcelona ; 181. E. Ford, Salford, Britio ; 182. Violet Ford, Salford ; 183-84. Gek-doj Vlug, Noord-Scharwoude, Nederl. ; 185. G. Gyllensten, Värnamo, Svedio ; 186. B. Sjögren, Atvidaberg, Svedio ; 187. G. Svensson, Värnamo, Svedio ; 188. H. Nordlöf, Stockholm ; 189-90. D. B. k S. Kaspers, Beverwijk, Nederl. ; 191. A. Prent, Beverwijk ; 192. A. L. F. Gigengack Jr., Beverwijk, Nederl. 193. K-dino Boelens, Amsterdam.

K-doj kiuj aliĝis post la 6-a de julio, ne plu trovis lokon en ĉi tiu listo.

POR ŜTOPI LA BREĈON

36. listo.

  • Bertha Ohlsson, Enskede (ADLEL-kredito) …….. fr. 22.—
  • Sulski, Luton (ADLEL-kredito) …….. » 11.50
  • Iu el ie » » …….. » 28.50
  • V. Haignère, Bulonjo …….. » 10.—
  • J. Lenormand, Vitry-Loiret …….. » 5.—
  • Ducret-Echablens …….. » 5.—
  • Fidela Germ. SAT-ano …….. » 20.—

Provizora Programo de la XV-a Kongreso

Sabato, 3-a de aŭgusto : Tago de la alveno. Akceptejo funkcios ĉe la Kongresejo (Salle ADYAR, 4, Square Rapp, Paris VII, proksime de Marskampo = Champ-de-Mars).

20.30 h. Interkonatiĝa Vespero ĉe la Kongresejo kun muzikaj k aliaj prezentoj.

Dimanĉo, 4-a de aŭgusto : 9.30 h. Kolektiĝo ĉe la Kongresejo por promenoj tra la urbo. Akcepto ĉe la Norda stacidomo de la holanda per-fervoja karavano.

12-a h. Komuna manĝo en tri restoracioj, proksimaj unu de la alia — el ili unu estas vegetara.

Post la komuna manĝo irado al la solena malfermo.

14.30 h. Solena Malfermo sub la aŭspicioj de la FEO (LEA), kun orkestra muziko, kantoj, salutparoladoj de esp-istaj k organizaj reprezentantoj, ktp. Teatraĵo : La Versaja Kaptito.

  1. 30 h. Kolektiĝo ĉe la Kongresejo por vizito al la dimanĉnokta Parizo (Montmartro, kc).

Lundo, 5-a de aŭgusto : 9. 30-a horo Unua Laborkunsido de la Kongreso.

14.30 h. : Dua Laborkunsido.

Vespere fakkunsidoj laŭ aranĝo de la fakestroj.

Mardo, 6-a de aŭgusto : Tria k kvara (ferma) laborkunsidoj (horoj kiel por lundo).

Vespere frakciaj k fakaj kunsidoj laŭ aranĝo de la respondeculoj.

Merkredo, 7-a de aŭg. : Vizito al muzeoj k vidindaĵoj laŭvole. Ŝipetveturo sur la Sejno. Altlernejaj Lekcioj. — Eventualaj fakaj aŭ frakciaj kunsidoj laŭbezone. Fervojista manifestacio kun sindikata apogo (matene).

Ĵaŭdo, 8-a de aŭg. : Oficiala tuttaga ekskurso (veturo senpaga) al Versajlo (Versailles), kasteloj k parko.

Por amatoroj estos aranĝata ekskurso al Fontainebleau (arbarego k kastelo) en la sekvanta tago.

Pliaj detaloj en la « Program-Libro ».

Proponoj al la XV-a Kongreso

SAT-rondo de Malmö proponas, ke SAT organizu industrian informservon laŭ jenaj gvidlinioj :

Por ĉiu lando, kie SAT havas aktivajn membrojn, funkciu informantoj, kiuj havigu la necesan materialon pri salajroj k vivkostoj de la ĉefaj fakoj

— página 5 —

k industrioj en sia lando, k laŭ eblo el aliaj, kie ni ne havas membrojn. Centra informejo estu starigota, kie oni kolektas k statistikas la materialon.

Aldona klarigo: La porlandaj (aŭ regionaj) informantoj raportas minimume unu fojon jare, aŭ tiom ofte, kiom necesas, pri ŝanĝoj de la vivkondiĉoj por kompletigi la statistikon. Por ne troampleksigi la laboron, ni en la komenco koncentrigu nin pri la ĉef-industrioj, kiuj influas la mondmerkaton : Ferindustrio kun ercminejoj, teksindustrio, paper- k mason-industrio, lignaj-industrio, karb-industrio, gren-industrio.

Informpetanto pagas mem la koston de la informpeto. SAT-rondoj aŭ membroj interesas la sindikatojn pri la informservo k peras informojn.

Kiel nomon de la informservo ni proponas : Industria Informservo de SAT.

Post kolekto k pretigo de la baz-materialo ni kredas, ke la aparato funkcios sen tro multa laboro. SAT ja celas praktike servi al la proletaro, do nia propono volas nur sistemigi tiun servadon.

Por la Malmö-a SAT-rondo: 13 132 (E. Norman).

5.

La Kongreso decidu enstatutigi sub « Organizado », punkto D Fakaj Sekcioj. Nuna punkto D fariĝos E k nuna E fariĝos F.

Motivigo: La Fakaj Sekcioj estas laŭ sia naturo destinitaj enkonduki esperanton plej efike en la lab. organizoj. Ili krome prezentas ideojn, kiuj estas komunaj al ĉiuj tendencoj k tiel akcelas, sur tiu ĉi speciala kampo, la kunlaboradon inter la partie grupigitaj laboristoj. La SAT-gvidantoj laŭeble kreu k vivtenu, per rimedoj konformaj al ilia povo, tiujn Sekciojn.

Plenum-Komitato.

6.

« Sennacieca Revuo » aperu sub la sama formato kiel la antaŭa « La Nova Epoko », por ebligi ĝin konservi, kolekti, bindi. La formato, kiu taŭgas por « S-ulo », ne taŭgas por literatura gazeto.

Menpentiano (16 292).

7.

La Plenum-Komitato proponas al vi akcepti la sekvantan

REGULARO pri la funkciado de la SAT-Frakcioj

  1. SAT-Frakcio konsistas el SAT-anoj, adeptoj de sama politika partio aŭ tendenco.

  2. La tasko de la Frakcioj, al kiuj SAT donas sian apogon, estas la propagando de esperanto ĉe la respektivaj partioj aŭ tendencoj. Ĉar tiu ĉi propagando okazas unuavice per elmontro de la praktika utilo de esperanto, la Frakcioj rajtas proponi al la Plenum-Komitato de SAT rimedojn, kiuj faciligas tiun ĉi propagandan laboron. Ĉiu Frakcio rajtas disponi por organizaj komunikoj pri spaco de maksimume 30 linioj en ĉiu normal-ampleksa n-o de la Asocia organo « Sennaciulo ». Krome propagande valoraj artikoloj, ĝeneral-interesaj, povas principe aperi, de tempo al tempo, en la oficiala organo ; tamen la P.-K. rezervas al si tiurilate la decidrajton pri aperigo, laŭ la disponebla spaco.

  3. La Frakcioj ne havas la rajton interveni kiel tiaj en la funkciadon de SAT. Rilate la frakcianojn — membroj de SAT — validas la Statuto de SAT inkluzive la artikolon 8-an, kiu juĝas membrojn agantajn kontraŭ la interesojn de SAT.

  4. La politika propagando inter SAT-anoj favore al la partioj de la Frakcioj povas okazi nur per vojoj k rimedoj ekster la kadro de SAT. Ĉiu tendence politika materialo, manifestoj k deklaroj de partioj aŭ tendencoj, liveritaj ĉu de individuoj, ĉu de Frakcioj, al la redakcio de la SAT-organoj, submetiĝas al la ĝeneralaj reguloj, laŭ kiuj la redakcio decidas pri la publikigo. Artikolo, kies karaktero estas politike tendenca, ne povas aperi sub nomo de Frakcio, sed nur sub tiu de individuo(j).

  5. La Frakcioj devas deponi kopion de sia Regularo aŭ Statuto ĉe la P.K. de SAT k sendi ĉiujn siajn eldonaĵojn 2-ekzemplere al ĝi. La principoj de la Regularo aŭ Statuto ne rajtas devigi frakcianojn agi kontraŭ la Statuto de SAT.

  6. Tiu ĉi Regularo validas nur dum unu jaro k devas esti konfirmata aŭ ŝanĝata, laŭ la spertoj pri ĝia funkciado, de ĉiu Kongreso de SAT.

La Frakcioj en SAT

Ĉi tiu temo en la lasta tempo ree aktualiĝis, k tiom longe, kiom ekzistas en nia Asocio frakcioj, tiom longe ĉi tiu problemo postulos nian plenan atenton.

Ĉu pro tio la frakcioj politikaj aŭ fakaj nepre estas nuligindaj ? Laŭ mi ne, sed la SAT-anaro agos saĝe, funde pristudante la laborterenon de la frakcioj k allasante al ili nur agadon ekster la vicoj de nia Asocio. Sed parte ĉe niaj membroj la kompreno pri allasebla k neallasebla agado de l’frakcioj ankoraŭ ne estas klara. Pri tio ekzemplon :

Antaŭ nelonge mi legis en « S-ulo » pri fondo de bolŝevist-leninista frakcio en SAT, por propagandi la politikon de tiuj partioj, kiuj emas fondi 4-an Internacion. Mi petis informojn al la fondintoj, ĉar la komuniko interesis min, k mi ricevis sufiĉe da informmaterialo pri la celado de la nova frakcio. Sed kun granda bedaŭro mi konstatis, ke tiuj K-doj, aspirante la realigon de unuecfronto laboristara, estis farintaj la unuan paŝon al la detruo de kamaradeca kunlaboro, kiu estas fakto en nia supertendenca asocio.

Ili ja postulas de siaj membroj propagandi la politikon de la 4-a Internacio en la vicoj de ĉiaj esp-organizoj ĉiamaniere (ekz., oni devas membriĝi al tiuj organizoj, se necese, sub kaŝnomo). Mi avertis ilin, ke per tiaj agoj oni rikoltas nur detruon en organizoj, kiaj estas SAT k ke la plej akraj malagrablaĵoj ne povos forresti.

Kaj jen en posta cirkulero de tiu frakcio oni legas rilate al SAT : « En la lasta tempo ni spertis, ke la Plenumkomitato de SAT komencas saboti nian laboron (Bolenfrasat — Nomo de la frakcio). Ŝajne la lantiistaĉoj en Parizo pensas, ke ili povas kun ni same ludi kiel kun la kom. k antaŭa soc. frakcioj. Ili baldaŭ spertos, ke ili eraris ! »

Jen la rezulto de unuec-frontaj aspiroj, bazitaj sur la altrudo de partipolitiko en supertendenca movado. Unuflanke sabotado (prave aŭ ne), aliflanke insultoj. Kaj tiuj malagrablaĵoj estas kaŭzataj nur de miskompreno pri la taskoj, kiujn la frakcioj en SAT havas. La laboroj de la frakcioj k de la membroj kiel frakcianoj, kiaj ajn ili estas, povas troviĝi nur ekster la vicoj de SAT, ekster la vicoj de landaj organizoj, kiuj same estas superpartiaj. Se ni volas uzi esp. organizojn, en kiuj diverstendencanoj kunlaboras, por partipolitika propagando, tiam la kvereloj k skismoj ne povas ne veni. Ĉiu sincera k prudenta K-do komprenas tion.

Tamen tiuj frakcioj havas taskon — eble gravan. Kiel unua povas esti nomata la propagando por esperanto en propraj politikaj aŭ fakaj medioj, ĉar ni neniam forgesu, ke por unuigitaj esp-istoj esp-o estas la ĉefaĵo, dum por unuigitaj politik-partianoj la politiko estas la ĉefaĵo. Iuj esp-istoj ne bone sentas tion. Pro tio, ke apartaj K-doj ne sufiĉe fruktodone propagandas esp-on en siaj politikaj medioj, la frakcioj devas transpreni ĉi tiun taskon.

Krome la frakcioj certe rajtas eldoni legaĵojn kun politika aŭ filozofia tendenco, sed tiuj legaĵoj neniam aperu en la organoj de SAT. En ĉi tiuj aperu nur la verkaĵoj de apartaj membroj.

Se raportaj artikoletoj de la frakcioj en « S-ulo » estas plene raportaj, tiam danĝero ne minacas, sed oni facile transpasas la limon. La artikolo pri la Sennaciista kunsido en Valencio ne estis pure raporta, ĉar oni grandparte uzis la spacon por letero de K-do Lanti, kies enhavo estis ege tendenca. Ni esperu, ke tio estonte ne plu okazos.

Trie, la frakcioj trovas grandan laborterenon sur kampo de tutmonda korespondado de la membroj. Ni daŭre instigu la anojn al praktikado de la lingvo ! Se la frakcioj malatentas aktivigi la membrojn al uzado de la lingvo, se ili nur trumpetas pere de kelkaj ĉefoj, tiam ili certe maltrafas la celon.

Jen koncize mia kompreno pri frakcioj SAT-anaj, kiuj povas nur esti frakcioj ekster SAT, t.e. frakcioj el SAT-anoj, kiuj laboras ekster la kadro de nia organizo. Ĉu per tio ni volas elimini la politikon el SAT ? Ĉu ni volas flanke lasi la klasbatalon ? Milfoje ne ! Ni nur volas elimini el la

Ĝis la Skismo la SAT-principoj estis akceptataj de la skismigintoj kiel ĝustaj, bonaj k trafaj. Ili restis k restas tiaj…

— página 6 —

politiko tion, kio nin disigis k senfortigis : la fanatika dogmema partiadorado. Ni nur volas flanke lasi el la klasbatalo la kruelan interbatalon de nia klaso ! Jen parto el nia SAT-tasko, el nia SAT-a idealismo, kiu eble iam montriĝos esti la plej alta idealismo. Dependas de nia kompreno, ĉu ni volas kunlabori al tiu tasko.

B. Wels.

Frakcia Vivo

Komuniko de Bolenfrasat

(Bolŝevist-leninista Frakcio de SAT)

Adresoj: Centra oficejo : BOLENFRASAT, pere de S.A.U., Danio, Kopenhago, F. Duevej 120 o.g. Nederlando: Bas Wels, Rotterdam, 1-ste Wandelloordwstr. [?] 33. La adresojn de niaj landaj perantoj en Portugalio, Svisio ktp ni pro konspiraj kaŭzoj ne povas publikigi. Peranto por la skandinavaj landoj estas T. Lau, Kopenhago, Kjeldsgaardsvej 33.

Gazeto: La K-doj estas petataj havigi al ni kiel eble plej multajn abonantojn por nia teoria gazeto — la sola teoria marksisma gazeto en Esperantio — La Permanenta¹ Revolucio. La ponumera prezo estas 0,20 dan. kr. aŭ egalvaloro aŭ unu internacia respondkupono. Por ekz. aboni dek numerojn, oni sendu al ni 2 dan. kr.

La unua n-ro havas fundamentan karakteron k aperis sub la titolo La Fundamentaj Principoj de la Kvara Internacio. La dua n-ro aperinta fine de junio enhavas artikolojn pri la politika situacio en Ĉinio, pri soveta Ĉinio, Kuomintang ktp. La tria n-ro estos ĉ. 13-paĝa k enhavos la esp. tradukon de la programo de la Laborista partio en Usono.

Materialo: Jenaj artikoloj estas haveblaj pere de ni (oni sendu por la afranko unu resp. kup. aŭ 20 dan. oerojn, senlaboraj K-doj ricevos ĉion senkoste) : Dek-unu programtezoj de la bolŝevistoj-leninistoj ; Deklaro pri neceso k principoj de nova internacio. Mallonga deklaro… (la sama kiel alvoko). El deklaro de la bolŝevistoj-leninistoj. Programo de la lab. partio en Usono. Francio antaŭ la decido. Laborista registaro en Norvegio. Revolucia proletaro k la milito. Parolado pri la nova internacio. La kamparana milito en Ĉinio. Kial mi rompis kun la ĉinaj stalinistoj. La nova partio en Nederlando, ktp.

Atentu ! Kiu francia K-do povas sendi al ni raporton precizan pri la lasta SFIO-kongreso ? (Ni havas kelkajn nacilingvajn raportojn, sed deziras havi precizan, se eble de K-do, kiu partoprenis).

Por la CK de Bolenfrasat: K-do Oĉjo.

Mortofrapo al Esperanto en la Tria Regno

La fervora k humila submetiĝo de la germana burĝa esperanto-movado sub la jugon de la faŝista diktatoraro germana ne povis malhelpi, ke la kaporalo, nomita ministro por instruado, verdiktu mortkondamnon al la instruado de esp-o en la lernejoj. La regna k prusa ministro por edukado direktis al la lernejaj administracioj de la regnaj subŝtatoj jenan dekreton, sub dato de la 8. junio :

« La instruado de artefaritaj mondhelplingvoj kiel esperanto en naci-socialista ŝtato ne havas lokon. Ĝia uzado havas kiel rezulton malfortigi esencajn valorojn de nacia propreco. Estas tial necese eviti ĉiun akcelon de instruado en tiaj lingvoj. Lernejaj ĉambroj por tia celo ne plu estu disponataj. »

Kontraŭa dekreto el la jaro 1924, celanta la altajn k mezgradajn lernejojn estas samtempe nuligita.

Alia komplotulo de tiu ĉi kulturatencinto deklaris rilate al tiu ĉi dekreto, ke esp-o ĝuas antaŭ ĉio la simpation de la internacia marksismo k de la tutmonda judaro.

Ni ne estas surprizitaj pri tiu ĉi nova pruvo pri la ĝiskerne barbara karaktero de la hitleraj faŝistoj. Kun interna logiko tiu ĉi reĝimo devas nuligi iom post iom ĉiujn restaĵojn de civilizo, devas senfruktigi la fontojn de homa arto k neniigi la plej altajn k noblajn konkeraĵojn de la eŭropa kulturepoko. Tio, kio restas, estas stulta k mania adoro al fizika forto k fantaziado pri « esencaj valoroj de la nacia originaleco », kiun neniu plu scias difini.

La esperantistoj el la tuta mondo estu singardaj ! Esti esperantisto signifas batali por konservo de la homa kulturo. Esti esperantisto signifas tial batali kontraŭ la faŝismo.

J. G.

¹ Neologismo, kiu signifas : Kontinua, seninterrompa, daŭra, ada. — Red.

Al niaj membroj k klientoj en Jugoslavio !

Pro ĵusa dekreto, kiu baras la eksporton de kapitalo el Jugoslavio, ne oportunas, dum kelka tempo, ĝiri monon al nia poŝtkonto en Zagreb (n-o 41.448). Ni petas vin pagi kotizojn, mendojn ktp al la konto n-o 33.563 de la firmo A. Celap, Trg Kralja Aleksandra 8, Zagreb, kiu okaze transpagos al ni. Ne forgesu mencii « por SAT-Paris » sur la kupono k samtempe informi nin poŝtkarte.

… kaj al la germanaj

La eblo transpagi el Germanio per poŝtmandato estas tre limigita. Al tiuj, kiuj ne povas uzi tiun vojon, restas nur unu rimedo, t.e. respondkuponoj, — sed tiu procedo estas multekosta. Tial ni pretas fari esceptan kondiĉon al tiaj pagantoj pri la Plena Vortaro, nome : kontraŭ nur 30 respond-kuponoj, regule stampitaj, ni ekspedos rekomendite unu ekzempleron binditan.

En nia movado

(Kroniko)

BRITIO. En Letchworth (50 km norde de Londono) okazos ekde la 10-a de aŭgusto Kongreseto, en bela ĝardena tendaro kun sportejo, kiu estos senpaga por kelkaj alilandaj K-doj, kiuj plej baldaŭ anoncu sin ĉe la gastiganto, K-do Russel Scott, Letchworth. Kondiĉo : ili ne scipovu anglan lingvon (pro la propaganda valoro de ĉeesto de alilingvanoj, kiuj renkontos ĉi-landajn esp-istojn). La vojaĝo de Londono al Letchworth al K-doj ankaŭ estos pagata.

HISPANIO. Barcelono. 4 membroj de A.O.M. reprezentos tiun gravan lab. kultursocieton ĉe la 15-a Kongreso. Ties Esperanto-fakultato funkcias depost unu jaro kun elementaj kursoj, kiujn partoprenis pli ol 50 p. k daŭriga kurso (laŭ metodo « Petro ») partoprenata regule de 18 lernantoj. La SAT-rondo de tiu ĉi grupo jam konsistas el 7 K-doj.

NEDERLANDO. Roterdamo. La Sudaj sekcioj de R. malfermis sian propran domon en Ploegstr. 37. Estas la tria propra hejmo en Roterdamo. Ĝi povas enteni proks. 120 lernantojn sidantajn ĉe tabloj. (Gratulon sinceran ! Red.)

Radio-notoj

La Fed. de Lab. Esperantistoj regule prizorgas en kunlaboro kun VARA (lab. radioamatora) asocio) esp. elsendojn, ĉiu dekkvartage, sabate de 18.30 — 18.50 h (amstd. tempo). Aŭg. 3-an k 17-an (ne la 31-an !), Sept. 14-an k 28-an. Parte esp-lingve, parte holande propagandcele). (Atentu ĉi-rubrikon en la venonta n-o !)

Memornoto

REPRESIS EL « SENN. REVUO » : Soelawesi, Makassar, 11.5 (Kulturo de l’Nuntempo).

PRIESPER. ARTIK. K NOTOJN ENHAVIS : Skaraborgaren, Falköping, 7.6., 12.6. ; O Emancipador, L. Marques, 27.5., 10.6. (kurso) ; Het Museumskwartier, Amsterdam ; 16.5. ; Signalen, Stokh., 6., 13., 20., 27.6. ; Arbetaren, Stokh., 13., 18.6. ; Die Nieuwe Fakkel, Amsterd., 25.6. ; Smaalens Socialdem., 12.6. ; La Voix libertaire, Limoges, 29.6. ; Le Temps, Paris, 14.6. k multaj aliaj gravaj gazetoj raportis pri la malhelpo al esp-o en Germanio.

Korespondado

FRANCIO

K-do J. Papeau, instruisto 67, rue Général-Sarrail, Saintes, dez. kor. kun eksterl. gekolegoj.

NEDERLANDO

K-do P. v. d. Plank, Peranto en Dordrecht, transloĝiĝis al Josselin de Jongstr. 1 en Dordrecht.

PORTUGALIO

Du lernantoj dez. kor. kun Gek-doj ĉl. pri ĉt. Resp. gar. Adr. : Manuel Fernandes, Calçada de Sant’Ana, 27 Lisboa.

En aŭgusto nia Sekcio inaŭguros sian » Propran Domon » ; okaze de tio ni volonte ricevos esp-aĵojn, let. ktp. por ke ni ilin povu ekspozi en la elmontrejoj k montri al la publiko, ke esp-istoj havas voĉon sonantan tra la tuta mondo ! Al ĉiu sendinto ni nepre skribos ! Adreso : Kdo. B. Polder, Alkm. str. weg 194 Wyk aan Duin, Nederlando.

Granda nombro de kurspartoprenintoj, ankaŭ infanoj, el Amsterdam (N) deziras praktiki esp-on per serioza koresp-ado. Komence de aŭgusto ni aranĝos koresp. vesperon k honeste resp. al ĉiu, kiu sendis let. aŭ bildkarton. Adr. : K-do H. A. v. d. Horst, Zuideinde 91 d’Oostzaan, Nederlando.

[REKLAMO p.6] SENNACIECA REVUO — Legu en la julia kajero interalie: Kia estas la Faŝismo de Musolini — Instruado en Polio — Strikoj, sindikata movado — Ĉu ni povas lerni de la klasmalamiko ? Ktp, kc. Ampleksa literatura k scienca parto. — Sub la Sagoj de la Kritiko. Unuopa n-ro : 2.25 fr. Jarabono : 25.— fr. fr. SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20.

[REKLAMO p.6] Prez-malaltigo por likvidi stokon ! Ni liveras kun eksterordinara prezmalaltigo la verkon de FRUICTIER-GRENKAMP : Kompleta Gramatiko k Vortfarado 200 paĝoj. Formato : 15×22 cm. Prezo: 11.— fr. (afrankite), anstataŭ 25.— fr. SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20e.

N.º 432, 25 de agosto de 1935

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

11-a JARO, N-o 432 — MONATA ESPERANTO-GAZETO — 25. AUGUSTO 1935

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO, ADMINISTREJO K SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO : 67, avenue Gambetta, Paris 20e Poŝtĉekaj kontoj je nomo de SAT-Paris : Bruxelles n-o 350 189, S’Gravenhage n-o 211 533, Kopenhago n-o 4 986, Paris n-o 1234 22. Stokholmo n-o 74 153, Wien n-o D-109 068, Zagreb n-o 41 448, Zürich n-o VIII-200 49. Aliilande oni pagu per poŝtmandato je nomo de SAT. bonvalutaj devizoj en rekom. letero aŭ bankĉeko je nomo de « Bannier ».

FORPASIS LABORRIĈA KONGRESO

La XV-an Kongreson de SAT partoprenis 343 Gekamaradoj el 15 landoj

La XV-a Kongreso de SAT, organizita en Parizo, la mondurbo, en kiu sidas la Plenum-Komitato k la Administracio de SAT, same kiel la Redakcio de la organoj, apartenas jam al la pasinto. Per tiu ĉi dekkvina kongreso SAT aldonis novan folion al sia nun jam dekkvin-jara historio. Folio plenskribita, ĉar ĉi tiu XV-a Kongreso estis karakterizita per multo da iniciatoj, el kiuj tute ne ĉiuj naskiĝis en la sino de la gvidinstancoj, sed kiuj venis parte el la mezo de la kongresanoj, simplaj membroj de nia asocio.

Ĉi tiu fakto montras pli ol iu alia, ke nia organizo estas vivoplena k trafluata de freŝa, vive pulsanta sango. Ĝi malbezonas artefaritan enblovigon de fortoj, de vivosuko, de spiro, por plirapidigi malrapidiĝantan pulson. En tiu ĉi dek-kvina kongreso regis sama viglo de pens- k ide-interŝanĝo kiel en la SAT-kongresoj de la antaŭskisma periodo.

Certe, kelkfoje tiu viglo estis forportata trans la kadron de niaj asociaj problemoj, k eĉ la diskutoj fariĝis tro pasiaj en la lasta kunsido, kies drameco memorigas min pri tre malĝojigaj scenoj el tiuj pasintaj kongresoj de SAT, kiuj kondukis nin fine al skismo (1929-31). Kelkaj el niaj nederlandaj amikoj juĝis pro tio post la lasta kunsido pri nia dek-kvina renkontiĝo universala, ke ĝi estis tro franca — certe tiu rimarkigo ne volas celi la konsistigon : ja partoprenis pli da nerderlandanoj ol da francianoj en la kongreso !… Sed ĝi rilatas al la debatoj, precipe al la temperamento k la tono de la debatoj.

Tamen, ekzamenante objektive la konsiston de la kongreso, ni povas kontentige konstati, ke en ĝi ne havis troan superpezon la anoj de tiu aŭ alia nacio, k ke la kongreso povas plenrajte esti titolata universala. Ĝusta estis la anticipa noto de la redaktoro de « Laborista Esperantisto » (Amsterdamo) en ĝia aŭgusta n-ro : « Tie (en Parizo) kunvenas ne nederlandanoj, nek belgoj, nek angloj, nek germanoj, svedoj, francoj nek hispanoj, tie kunvenas Kamaradoj, membroj de unu organizo, kunligita per unu lingvo. »

[BILDO p.1 | 24,48,69,76] Foto de la kongresa podio dum labor-kunsido: ĉe longa tablo sidas la prezidantaro, kelkaj oratoroj staras; super ili, sur la muro, granda standardo kun la surskribo «PER ESPERANTO AL UNUIGO DE LA MONDPROLETARO»; antaŭ la tablo pendas alia standardo kun la vorto «ESPERANTO».

XV-a Kongreso de [?] SAT en Parizo. La kongreseja podio kun la prezidantaro k oratoroj dum labor-kunsido.

Kaj sufiĉe ofte ni havis ankaŭ okazon konstati la regadon de vere sennaciecaj spirito k atmosfero en nia nunjara kongreso, de tiu SAT-spirito, kiu tiel ofte en niaj renkontiĝoj forgesigis al ni, ke ni troviĝas kune kun K-doj, kiuj edukiĝis k maturiĝis en tute malsimilaj kulturaj kondiĉoj (laŭ la nacia medio), kvankam ili egale lernis elporti la sorton de proletoj, de ekspluatatoj.

Nur unu ekzemplon plej menciindan mi notu : El Holando venis (dank’ al ministeria permeso pri plupagado de la ŝtata subvencio) pli ol 30 senlaboraj Gek-doj — plejparte bicikle — al Parizo. La kongresanaro montris sian senton de solidaro al tiuj viktimoj de la soci-ordo, kolektante por tiuj Gek-doj konsiderindan sumon, kiu permesis al ili pasigi agrablajn k ĝuindajn tagojn en la kongresurbo.

La prezidantaro de la Kongreso konsistis el kvar diversnaciaj K-doj, nome: K-doj F. Azorin (Hispanio), Z. Coldefy (Francio), E. Eriksson (Svedio), k J. W. Prent (Nederlando). Ili harmonie dividis inter si la sendankan taskon de prezidado, precipe sendankan en tiel vivoplenaj k pasiaj kunsidoj, kiel la laste okazinta, pro debato longa k dorna pri la Gvid-rezolucio, kies tri unuaj punktoj estis akceptataj unuanime, la 4-a punkto same post intensa diskuto, dum la kvina k lasta punkto estis voĉdone akceptata per 50 kontraŭ 28 voĉoj. La tekston de tiu Rezolucio oni trovas sur la tria paĝo de tiu ĉi numero.

* * *

La plej gravaj proponoj direktitaj al la kongreso, tiuj pri la supertendenceco k pri la Frakcia regularo, estis akceptataj unuanime post larĝa debato. Ĉe la fino de la dua kunsido la Plenum-Komitataj raportoj estis

— página 2 —

62 — SENNACIULO

aprobataj unuanime ; la bonvolemaj kritikoj tiurilataj havis plene kamaradecan tonon.

Kaj ankaŭ pri la teksto de respondletero, proponita de la Plenum-Komitato, al propon- k salut-letero de la Centro de IPE (Leningrado) interkonsento baldaŭ estis atingita ; en sia originala teksto, kun tre negravaj modifoj, la respondletero estis aprobata preskaŭ unuanime (kontraŭ unu voĉo !). Al du aldonaj paragrafoj proponitaj de K-do Joan (Parizo), k nomantaj inter la plenumendaj kondiĉoj por unueca kunagado la ebligon pri libera enkonduko de la SAT-literaturo k gazetoj en Sovetion, k la liberan individuan korespondadon inter sovetianoj k la cetero de la Mondo, kontraŭstaris malplimulto, kiu havas la opinion, ke tiuj tiel logikaj postuloj povus esti malfavore konsiderataj de IPE. Sed la kongreso en sia plimulto ne samopiniis kiel tiuj K-doj k akceptis la du pliajn paragrafojn per 60 kontraŭ 31 voĉoj. (La sindetenoj ne estis kalkulitaj.)

La parolo do estas al IPE, kiu havis okazon informiĝi pri la spiritostato de la granda plimulto de la SAT-anaro en sia ĵusa Antverpena kongreso, kien la SAT-kongreso decidis sendi 4 mandatitajn delegitojn por kies vojaĝkostoj la SAT-kaso eĉ ne bezonas pagi unu centimon. (K-do Scott, unu el la delegitoj, konsentis pagi la kostojn por 2 K-doj). Ĉi tiuj delegitoj estis rajtigitaj sekvi la debatojn en Antverpeno k eventuale ankaŭ interveni en la senco de la decidoj de nia kongreso.

* * *

Mi ne parolos pli detale ĉi tie pri nia XV-a. La protokolaro en la proksima numero kontentigos tiujn K-dojn, kiuj deziras havi pliajn sciigojn pri la debatoj k diversaj deziresprimoj. Tamen mi volas jam mencii, ke la aranĝoj ĉirkaŭantaj la laborkunsidojn havis parte tre distingan karakteron. Precipe la Solena Malferma Kunsido en la kongresejo, la granda salono « Adyar » dimanĉon posttagmeze, restos per sia impona k altnivela programo firme en la memoro de la 600 partoprenintoj. Ĝia propaganda valoro estis konsiderinda, precipe tial ke eminenta verkisto, Georgo Pioch, faris seriozan poresperantan pledon, kies valoron ekspluati devos klopodi la franciaj laboristaj esperantistoj en la proksima estonto.

La Laborista Altlernejo organizita dum la kongreso estis sukceso, ĉar la du vespere okazintajn lekciojn partoprenis granda nombro da kongresanoj, precipe la unuan, kiun faris K-do Neergaard, heredoscienca fakulo, pri Rasoscienco k Rasopolitiko, k pro kio li meritas nian dankon.

Malpli menciinda estas la Antaŭkongresa Somerlernejo, kiu kaŭzis tri viktimojn : Gek-dojn venintajn kun la bona espero trovi zorge preparitan stud-entreprenon, el kiu ili povus profiti por sia scio k klerigo. Oni trovos aliloke en ĉi tiu n-o raporteton de la organizinto, kiu citas la kaŭzojn, pro kiuj malsukcesis ĉi tiu entrepreno. Tamen la fakto, ke la loko por tiu Lernejo (bela urbodoma ĉambrego en Bulonjo apud Sejno) k same la tendarejo en la sama loko estis senpage je nia dispono, k ke eĉ okazis senpaga loĝigo de 15 K-doj en la urbodomo mem, mildigos iom la senton de malplezuro, kiun suferis la Gek-doj venintaj vane por aŭskulti lekciojn en Bulonjo.

Mi devus tuŝi ĉi tie la funkciadon de la Organiza Kongres-Komitato, kiu devis batali kontraŭ multegaj malfaciloj (kareco de la luo de ejoj en Parizo, perdo de tempo k mono per la klopodoj en urbego, kie ĉio lokiĝas tre dise, kc). Mi devus laŭde elstarigi la nomojn de kelkaj K-doj, kiuj modele kunlaboris por sukcesigi la kongreson laŭ la organiza flanko, ankaŭ la ĥorkantistojn k la teatroludintojn. Mi rezignas, por ne esti maljusta kontraŭ aliaj, kiujn mi eble forgesus mencii. Ili konsciu tamen, ke ilia sindonemo havas tiom pli da valoro k merito, ke aliaj parizaj lab. esperantistoj montris nur tre malfortan intereson k laboremon por la afero de l’tutmonda kongreso.

Pri la fervojistaj fakaranĝoj, pri aranĝoj de frakcioj, pri studvizitoj k ekskursoj estu parolate en aparta loko. La tuttaga oficiala ekskurso kun senpaga fervoja bileto al Versajlo (Versailles) logis pli ol 170 kongresanojn, kiuj trovis post lacigaj kongresaj tagoj ripozon en la ombro de la arbegoj de la Versajla kastelparko.

* * *

La kongreso akceptis unuanime por la venonta jaro la inviton de niaj K-doj el Manĉestro (Manchester) en Britio.

Al la pasinto apartenas jam la impona manifestacio por esperanto k SAT en Parizo. La nunjara somera renkontiĝo de l’SAT-anoj restos memorindaĵo por la ĉeestintoj. Kaj dum la vento ŝveligas bonaŭgure la velojn de la SAT-ŝipo, kiu rektlinie sekvas sian vojon, multaj el la ŝipanaro pensas jam antaŭĝoje pri la venontjara aŭgusto, kiam ili kun kuraĝo propagandos siajn ideojn en la granda industria centro de Britio.

N. B.

STATISTIKO PRI PARTOPRENO AL LA XV-a KONGRESO

Aliĝis 430 Gekamaradoj el 17 landoj. Fakte partoprenis el :

Lando Nombro
Aŭstrio 4
Belgio 2
Britio 26
Ĉeĥoslovakio 4
Danio 4
Francio 102
Germanio 3
Hispanio 28
Jugoslavio 1
Nederlando 128
Norvegio 2
Portugalio 2
Polio 1
Svedio 33
Svisio 3
Sume 343 Gek-doj el 15 landoj.

POR ŜTOPI LA BREĈON

La XV-a SAT-Kongreso aŭdinte la financan raporton, akceptis unuanime proponon pliviglígi la monkolektadon por ŝtopi la breĉon. Ni baldaŭ anoncos detalojn pri la maniero de kolektado. Dume ni daŭrigas ĉi-loke publikigi ĉiujn mondonacojn de malavaraj Gek-doj, kiuj superas la sumon de 5 francaj frankoj. La sekvanta listo prezentas sumojn kolektitajn antaŭ aŭ dum la Kongreso. Ni dankas tre kore ĉiujn donacintojn.

Plenum-Komitato.

37. LISTO

Donacinto Valuto Sumo
Kolektita de 32 Gek-doj en la Lab. E-klubo de Stokholmo k Nynäshamn ĉe ekskurso al Nynäshamn, la 7-an de julio sv. kr. 13.55
S. Evenblij, Hago gd. 1.—
Paul Leconte, Arnouville fr. fr. 10.—
Indus-la-Maristo fr. fr. 6.60
Holanda karavano al la Kongreso (Preker) fr. fr. 158.10
Karavano v. Veenendaal (restmono de Pariza vojaĝo) guld. 15.—

Interhelpa abonservo.

Donacinto Valuto Sumo
K-dino H. A. Buis, Bussum gd. 2.50

La sekvantan leteron ricevis la XV-a SAT-Kongreso el la Centro de I.P.E. en Leningrado sub la 29-a de julio 1935 :

Estimataj gekamaradoj!

Sendube la kongresoj de laboristaj esperantistoj en ĉi tiu jaro okazos sub la signo de diskuto pri unueco k unueca fronto.

Duono de tiu laboro jam estas farita — la plejmulto de la laboristaj esperantistoj el diversaj organizoj jam interkonsentas pri la urĝa neceso unuigi siajn fortojn antaŭ la minaco de faŝismo k milito.

Eĉ pli en la plej diversaj lokoj, en diversaj landoj ni ĝoje konstatas, kiel stariĝas la unueca fronto de l’agado inter la grupoj de IPE k tiuj de ISE k SAT.

Necesas nun efektivigi la unuecan fronton ankaŭ en internacia skalo, sed ĉiu unueca fronto nur havas valoron, se ĝi baziĝas sur praktika servigo de esperanto al la proletaro — al ĝia agado kontraŭ milito k faŝismo.

La ĉefa praktika agado estus la komuna organizo de peresperanta internacia laborista korespondado en la laborejoj k organizoj de unueca fronto, eldono de laboristkorespondaj

— página 3 —

SENNACIULO — 63

informbultenoj surbaze de peresperantaj materialoj en diversaj landoj. Utiligo de la ricevataj materialoj por mitingoj k aliaj aranĝoj de la laborista unueca fronto ktp., kiel ni jam detale proponis al la SAT-direkcio ankoraŭ la 5. de decembro, sed bedaŭre ĝis nun ne ricevis konkretan respondon.

La IPE-anaro atendas de vi nun tiujn konkretajn respondojn k proponojn pri la komuna praktika serva laboro.

IPE sendube konsentos pri ĉesigo de la reciprokaj atakoj dum komuna laboro, sed ĝi komprenas sub tio ankaŭ, ke en S-lo ĉesu la atakoj kontraŭ Sovet-Unio, ĉesu la rekomendoj de sennaciista literaturo kontraŭsovetia, ĉesu la disvastigo de tiu literaturo per SAT.

Ni apelacias al ĉiuj honestaj amikoj de Sovetio, ke ili ne allasu, ke en organo, kiu sin nomas laborista, aperu kalumnioj pri la patrio de la tutmonda proletaro k ĝia socialisma konstruado.

La 10-11 de aŭgusto en Antverpeno (Belgio) okazos la 2-a mondkongreso de IPE. Sur la tagordo de la kongreso la ĉefan lokon okupas la punkto « Batalo kontraŭ faŝismo k milito k la unueca fronto ».

Por akceli la plej rapidan interkonsenton inter la diversaj organizoj de la laborista esperantistaro, ni invitis al nia kongreso 18 laboristajn esperanto-organizojn, inter ili SAT elekti delegitojn, kiuj konsiliĝu kun la kongresanoj pri la plej rapida starigo de unueca fronto.

Ni invitas do la SAT-kongreson ankaŭ elekti siajn delegitojn, kiuj vizitu nian IPE-kongreson k tie rakontu pri viaj opinioj k deziroj.

Ni deziras al la SAT-kongreso plej bonan sukceson en sincera klopodo por konkreta akcelo de la unueca agado.

Vivu la batalo kontraŭ faŝismo k milito ! Vivu la unueca fronto de agado de proleta esperantistaro !

Kun proletaj internaciaj salutoj Sekretariaro de IPE (subskribis) : H. Homo.

La XV-a Kongreso decidis respondi jene :

7-an de aŭgusto 1935.

Al Centro de Internacia Proleta Esperantistaro (IPE) Poŝtkesto 305 LENINGRAD I

Kopio sendita al la 2-a IPE-Kongreso en Antverpeno.

Kamaradoj !

La Kongreso ricevis vian leteron de la 29-a de julio 1935, k konsentis respondi al vi jene :

Neniam forlasinte la vidpunkton, ke la laborista-esperantista movado povas prosperi nur kiam la fortoj tiudirekte agantaj koncentriĝos, ni esprimas nian ĝojon pri la montrita unuecemo k gratulas vin sincere.

Vi petas, ke ni faru konkretajn proponojn por la restarigo de unueco en la lab. esp. movado k tion ni volonte faras.

Sed por ke la dezirinda unueco estu ebla k daŭra, vi certe konsentos kun ni, ke necesas unue interkonsenti pri la bazprincipoj, kiuj povas garantii tiun unuecon.

Kiu sincere k celkonforme deziras la unuiĝon de ĉiuj klaskonsciaj lab. esp-istoj kun ĉiuj aliaj, vere dezirantaj la forrenverson de l’kapitalisma regsistemo k starigon de justa, senklasa k liberhava socio, respektanta la homan dignon, tiu certe konsentas, ke necesas trovi starpunkton, ebligantan al ĉiuj tiaj homoj senescepte la aliĝon k kunlaboradon en la organizo.

Vi certe ne estas politikaj analfabetoj k sekve scias, ke en la esp. movado aparte, kiel en la tuta lab. movado ĝenerale, ekzistas diversaj tendencoj. Anarkistoj, ISK-anoj, sennaciistoj, bolŝevikoj-leninistoj, celantaj la starigon de IV-a Internacio k.a. devas havi la eblon aliĝi k kunlabori en unueca organizo.

La konsekvenco de tio estas, ke tia organizo ne povas — k sekve ne devas — agnoski kiel oficialan iun ajn el la doktrinoj de la inter si disputantaj soci-politikaj skoloj.

Por klarigi per unu sola ekzemplo nian penson, ni menciu, ke en la programo de via asocio (IPE) troviĝas punkto, kiu devigas la anojn agnoski la marks-leninismon.

Ĉu, ekzemple, vi estas pretaj forlasi tiun malunuecigan principon ?

Aliparte, ĉu vi estas pretaj deklari tute malkaŝe k senrezerve, ke la unueciĝenda movado devas resti sendependa de ĉiu ajn premo de ĉiu ajn politika organizo aŭ ŝtato ?

La sperto montras, ke nia movado povas bedaŭrinde kreski nur malrapide k sekve estus tute malsaĝe gvidi ĝin laŭ ŝanĝiĝema taktiko de iu ajn politika organizo.

Kamaradoj ! ne atendante vian respondon pri tio, ĉu vi konsentas aŭ ne kun niaj supraj konsideroj, ni jam faras al vi jenajn konkretajn proponojn :

  1. Espereble vi konsentas kun ni, ke estas dezirinde, ke ĉiuj viaj anoj estu ĝuste informataj pri nia starpunkto k tial ni proponas, ke vi publikigu senŝanĝe en « Sur Posteno » (Amsterdama eldono k Moskva eldono) ĉi tiun leteron, aldonante, ke ni estas pretaj publikigi en « S-ulo » samampleksan respondon vian.

  2. Starigo de komuna aparato, celanta diskonigi k disvendi niajn reciprokajn eldonaĵojn k jam nun interŝanĝi anoncojn pri tiuj eldonaĵoj.

  3. Komunaj klopodoj eventuale fareblaj ĉe lab. organizoj por atingi, ke la esp. lab. movado ricevu pli da atento ol ĝis nun.

  4. Reciproka publikigo de nomoj de perantoj en lokoj, kie ekzistas nur ĉu SAT-rondo, ĉu IPE-grupo.

  5. Enkonduko de la eldonaĵoj de SAT (periodaĵoj k libroj) en Sovetion.

  6. Libera korespondado individua inter laboristoj el Sovetio k la cetero de l’Mondo.

Estus eble difini aliajn punktojn, laŭ kiuj ni povas kunlabori. Dume ni memorigas al vi, ke en la kadro de SAT povas efektiviĝi pere de Frakcioj la laboro, kiun vi difinis al PEK. Kaj samokaze ni rimarkigas, ke tia informa laboro perkoresponda estas despli efika k laŭcela, ju pli la materialo proponata por presigo en nacilingvaj gazetoj estas verkita laŭ la aparta tendenco ilia. Pro tio nur samtendencanoj devas klopodi por akiri k liveri tian materialon ; pro tio la Frakcioj en SAT plej trafe solvas la problemon.

En la espero, ke per komuna bonvolo k sincera unuecemo reciproka ni finfine sukcesos restarigi la esp. movadon laboristan laŭ simila stato, kiel ĝi estis antaŭ kelkaj jaroj, ni salutas vin sennaciece k ruĝfrate La PLENUM-KOMITATO de S.A.T. laŭ komisio de ĝia XV-a Kongreso. Por la Komitato subskribis : BARTELMES

Gvidrezolucio

LA XV-a KONGRESO DE S. A. T.

  1. Aprobinte unuanime la agadan k financan raporton de l’Plenum-Komitato pri ĝia lastjara agado ;

  2. Aŭdinte k pridiskutinte la diversajn proponojn prezentitajn, fidas al la P.K. por ke ĝi submetu la statutŝanĝojn al Referendumo, kiu laŭstatute findecidos pri ilia aprobo aŭ malaprobo ;

  3. Konstatinte, ke ekzistas nun en la tuta lab. esp. movado granda, laŭdinda deziro ĉesigi la skisman staton, ekzistantan jam de kvar jaroj, sekve de partiecaj klopodoj por meti nian organizon je la servo de nur unu politika tendenco, notas kun kontento, ke la politikaj gvidantoj de tiu tendenco lastatempe malkonfesis k forlasis sian antaŭan sekteman taktikon, kiu estis la kaŭzo de multaj skismoj en la tuta lab. movado.

  4. Ĉe tia ĝojiga konstato, la XV-a Kongreso de SAT memorigas al la tuta lab. esperantistaro : a) ke nia organizo ĉiam estis malferma al ĉiuj, kiuj agnoskas la klasbatalon kiel fakton k celas al la malaperigo de l’klasoj per la forrenverso de la kapitalisma regsistemo ĉu privata, ĉu ŝtata ; b) ke la Statuto k gvidprincipoj, kiuj estis akceptataj de la foririntoj ĝis la jaro 1931, restas la samaj k daŭre aplikataj ĝis nun ; sekve la plej bona k laŭcela rimedo por meti finon al la nuna, bedaŭrinda malunueco estus, ke la foririntoj retrovu la ĝustan direkton k revenu al la malnova organizo, kiu malgraŭ ĉiuj atakoj k insidoj montris sian nedetrueblan forton por ĉi tiu XV-a plensukcesa Kongreso, kunveniginta el 15 landoj 343 Gekamaradojn ; c) memorigas plue, ke nia organizo, ke la esperanta movado, kiel tia, ne povas — k sekve

— página 4 —

64 — SENNACIULO

ne devas — difini al si politikajn taskojn k malaprobas la demagogiajn procedojn de tiuj, kiuj konscie aŭ nekonscie volas trudi tiajn. Tio signifas : la rolo k taskoj de SAT povas esti nur informi sian anaron pri tio, kiel tiu aŭ alia politika organizo en tiu aŭ alia lando batalas kontraŭ la faŝismon ; sed por efektive plenumi tiun batalon, la SAT-anoj devas obei al la instrukcioj de siaj respektivaj organizoj, ĉu partiaj, ĉu sindikataj…

  1. Fine esprimas la deziron, ke la P.K. malzorgu nenion por faciligi al la foririntoj la retrovon de la ĝusta direkto, ne postulante de ili konfeson pri ilia eraro k informante, ke ĉiuj eksigitoj aŭ eksiĝintoj estos reakceptataj fratece.

For ĉia sektemo ! For ĉia faŝismo ! Vivu SAT ! Vivu la reunuiĝonta Laborista Movado Tutmonda k senlandlima !

La oficiala agnosko en Nederlando al SAT k esperanto

Niaj nederlandaj amikoj komunikis al ni plurajn novaĵojn tre ĝojigajn pri progreso de nia movado rilate oficialigon fare de instancoj, estraroj, eĉ registaraj oficejoj. K-doj aliregionaj, kiam vi sekvos sur tiu vojo ?

  1. La direkcio de la ŝtataj fervojoj laŭ instigo de la Nederl. LEA konsentis krom-forpermeson de 4 tagoj al tiuj el sia dungitaro, kiuj dezirus partopreni la Somerlernejon aranĝitan okaze de la SAT-Kongreso.

  2. La direkcio de la nederlanda poŝto decidis favore al peto de Nederl. LEA, ebligi al sia dungitaro viziti la Parizan SAT-Kongreson.

  3. La holandaj senlaboruloj, dezirantaj partopreni la SAT-Kongreson, ricevis la rajtigon de la ministerio por socialaj aferoj forresti kvar semajnojn sen interrompo de la subvencipagoj. La stampado de la senlaborulkartoj okazis en la lokoj, kiujn trapasis la senlaboruloj, k dum la kongrestagoj ĝi estis prizorgata de la administracio de SAT, kiu do anstataŭis tiuokaze la oficistojn de l’senlaborula stamp-oficejo.

  4. En la 16a kongreso de la Nederlanda Ligo de Sindikatoj, kiu okazis en Amsterdamo, oni pritraktis proponon por konsideri la aplikon de esperanto en la kadro de la Ligo k esplori la eblon, favori la disvastiĝon de esp-o. La propono estis unuanime akceptita k por plua pritrakto donita en la manojn de la estraro.

Kiuj proponas unuiĝon laŭ principa bazo, kiun akcepti ne povas relative granda nombro da Gek-doj, tiuj laŭe, vere k sincere ne celas unuecon.

Nur la Statuto de SAT ebligas al ĉiuj klaskonsciaj esperantistoj senescepte aparteni al sama organizo.

Ĉirkaŭ la XV-a Kongreso

La Somera Lernejo antaŭkongresa

Ni organizis ĝin kun la intenco ebligi al la kongresontoj perfektiĝon en la scipovo de esp-o k instruiĝon per edukaj diskutoj. Kiel daton ni elektis la lastajn du semajnojn antaŭ la Kongreso por ebligi al la novlernintoj kapabliĝi pli facile k profite partopreni la kongreslaborojn. Kiel lokon ni devis elekti lastmomente la parizan antaŭurbon Bulonjo (Boulogne), anstataŭ la unue anoncita urbo, kie oni disponigis al ni nur malkonvenajn lokojn.

Ni kalkulis kun certe kontentiga partoprenontaro ; bedaŭrinde, el la centoj da kongresaliĝintoj nur kelkaj alvenis en la unuaj tagoj ; la plej granda parto de la poste alvenintaj kongresontoj perdiĝis en la urbego Parizo k — eĉ post anonco pri sia partopreno al la Lernejo, tute ne aŭ nur escepte venis al ĝi ; eĉ la lastatempe plurdekoj da K-doj loĝigitaj en Bulonjo, ĝenerale montris neniun emon partopreni la laboron. Pri tio karakteriza ekzemplo. Al ĵus instaliĝintaj 15 K-doj mi anoncas, ke ni organizas interesan diskuton por la 10-a horo k ekskurson por la 14-a, k demandas, ĉu ili partoprenos. La unuanima senhezita respondo estis : « Jes, ni venos je la 14-a ! ». La parizregionaj K-doj mem, malgraŭ persona invito, venis nur tre malmultnombre, eĉ en libertempaj tagoj.

Pro tio povis esti organizitaj, krom ekskursoj, nur kelkaj interdiskutoj gviditaj laŭ sokrata metodo. La partoprenantoj ĉiufoje deklaris ilin interesaj k profitigaj, sed, eĉ post firma promeso pri akurata reveno, ili (escepte kelkaj malmultaj) ne (aŭ malregule) ĉeestis denove.

Kulpas en tiu malsukceso iuj mankoj de organizo (lastmomenta lokoŝanĝo, ne ĉiurilate sufiĉaj alvokoj, nerespondo al du informpetaj leteroj, ktp), sed evidente ĉefe la neeblo al multaj kongresontoj pri frua alveno, la laciĝo de iuj, la grandega logo de la proksima urbo k la ĝenerale fakta neinteresiĝo de la alvenintaj K-doj.

Tamen tiu provo ne restis senrezulta.

Unue, la Lernejo transformiĝis en la lastaj tagoj en akceptejon, kie dekoj da K-doj trovis utilan helpon. Due, la sperto montris, ke estos utile organizi estonte regule en la lasta semajno antaŭ la kongreso akceptejon, kie la jam alvenintaj kongresontoj trovu helpon k interrilatigon diverscelan kun alilandaj K-doj.

Fine, evidentiĝis, ke somera lernejo estas principe tre bona, sed ke ĝi devos okazi nur post la kongreso, kiam la certa partopreno anonciĝas sufiĉa k preferinde en pli intima kadro — t.e. ekster urbego, sur kamparo, malproksime de troaj distriloj.

La organizinto : A. Pâris.

P.S. Ni esprimas ĉi loke nian dankon al la socialista urbestraro de Bulonjo (kiu havigis al ni krom tuta eks-urbodomego, tendejon por multaj K-doj k eĉ 15 litaĵarojn [?]), k ankaŭ al urbaj oficistoj, inter kiuj Gek-doj de Bretteville.

La Fervojistoj dum la XV-a SAT-Kongreso

La fervojista sindikato de la Ŝtata Fervojo invitis la kongresanojn fervojistajn al vizito al maŝindeponejo k -riparejo en Montrouge k al la manovra stacio en Trappes por fakaj studoj. Precipe rimarkindaj estas la instalaĵoj en Trappes, kie la funkciado de la manovroj okazas preskaŭ komplete aŭtomate, tiel ke la plej alta sekuro estas garantiita. La vizitoj okazis sub gvidado de inĝenieroj de la ŝtata fervojo k per du aŭtobusoj disponigitaj al la sindikato senpage de la ŝtato. Anoncis sin por la partopreno 35 fervojistoj, el kiuj bedaŭrinde nur dudeko renkontiĝis ĉe la interkonsentita loko. Tiu ĉi manko de disciplino embarasis la organizintojn k devigis ilin, por doni bonan impreson al tiu ĉi aranĝo, peti la partoprenon de nefervojistoj.

La sindikato invitis la fervojistojn vespere al aparta kunveno, kie la reprezentantoj el Svedio, Aŭstrio, Holando k la delegitoj de ITF k IFET transdonis la fratajn salutojn de siaj respektivaj kolektivoj.

Por ekspluati laŭ propaganda vidpunkto tiun ĉi aranĝon, estus nepre necese, ke kiel eble plej multaj K-doj, prefere en la nomo de siaj organizoj, skribu dankleterojn pro la subteno al la sekretario de la nomita sindikato, K-do L. Cancouet, 86, rue des Chantiers, Versailles, Francio.

H. P.

Vizito al la Kooperativa Centra Deponejo en Alfortville

Proksimume 40 gekongresanoj, gviditaj de K-doj Cachon, Coldefy k Piron, partoprenis la viziton al la Centra Deponejo de la Unuiĝo de la Kooperativanoj, grava kooperativo pariza, kiu havas pli ol 80.000 societanojn k ĉ. 400 butikojn, en Parizo k la pariza regiono ĝis en la departementoj Oise k Seine-et-Marne.

Ekkonstruita en 1929, en apudpariza urbo Alfortville, tiu deponejo konsistas el du vastaj konstruoj, unu por spicaĵoj, en kies subteraĵo troviĝas fabriko de porkaĵoj k porkaj-konservaĵoj, k malvarmigejo ; la alia entenas la likvaĵojn : vinojn, oleojn, limonadojn, mineralakvojn, k.a. La grandaj vinkuvoj, la aŭtomata enboteligo de la vino, tre interesis ĉiujn vizitintojn. En centra konstruo troviĝas la oficejoj, duŝejo por la gelaboristoj ; ĉe la unua etaĝo granda manĝejo kun — en aparta ĉambreto — elektraj pladvarmigiloj, k ripozĉambro por la gelaboristoj.

Ni danku al la du fakdirektoroj, kiuj afable gvidis la vizitantojn k ebligis al ni sensoifigi nin per limonado antaŭ la foriro. Ĉiu vizitinto ricevis memore belege ilustritan broŝuron pri la establo.

Esperanta Radio

Unu el la plej famaj holandaj verkistoj, K-do Teo Tajsen (Thijssen), lekcios la 14-an de septembro esperantlingve antaŭ la mikrofono¹ pri siaj verkoj. Li voĉlegos i.a. fragmenton el sia verko « Keĉjo la Knabo ». Por enkonduki tiun sendube interesan elsendon, oni notu jenon :

Ĉi tiu verko prezentas unu-jaran vivhistorion de 12-jara infano k celas esti psikologia priskribo pri tiomaĝa knabo. Kiel ĉefan econ de ĉi tiu knabo, la verkinto priskribas lian inklinon fantazii, prezenti al si ĉion aliel ol ĝi estas. Precipe la knabo imagas al si ĉion pli bela, ol kia ĝi estas. En la elektita fragmento Keĉjo renkontas vagantan hundon k li fantazias, kiel ĝi fariĝos lia fidela hundo. Sed la fidela hundo neretroveble malaperas.

La verko estas multe legata en Holando, verŝajne ĉar plenkreskuloj retrovas en ĉi tiu libro multon el sia propra juneco. Ĝi tamen estas tiel tipe holanda, eble eĉ amsterdama, ke estas dubinde, ĉu ĝi alilingven tradukite, trovos en aliaj landoj la saman sukceson.

Tiurilate, la disaŭdigo de ĉi tiu legaĵo povos esti tre interesa eksperimento. La verkinto dum longa vico da jaroj estis instruisto en elementa lernejo, li estis elektita kiel ĉefestrarano de la instruista sindikato k estas jam de kelkaj jaroj ano de la parlamento, deputito de la Soc. Dem. Lab. Partio. Pro siaj spertoj en multaj internaciaj kongresoj li konscie konvinkiĝis pri la valoro de esperanto ; studante la lingvon, li kiel lingvisto entuziasmiĝis pri la ebloj de esperanto por esprimi la plej delikatajn nuancojn.

¹ Stacio Hilversum (V.A.R.A.), de la 18.30 ĝis 18.50 h. MET. La elsendo okazas en kunlaboro kun la Nederl. Federacio de Lab. Esperantistoj.

— página 5 —

Tiom, kiom lia okupiteco pro funkcioj permesas al li, li aktive kunhelpas en la esp.-movado k jam kelkfoje uzis sian influon por favori ĝin rilate oficialajn aranĝojn.

Ni instigas al aŭskultado k petas sendi raportojn pri tiu ĉi elsendo — sed ankaŭ pri la aliaj¹, al la adreso : Radio-Esperanto F.L.E, Postbus W.6, Amsterdam. W., Nederlando.

Bonvolu same sendi por la servo de la regulaj disaŭdigoj de komunikoj ĉiujn aktualajn informojn pri progresoj de esperanto ktp. en viaj respektivaj regionoj al suprenomita adreso. La esp. organizoj por tio estas petataj sendi siajn respektivajn organojn.

Sekretario de F.L.E.

¹ 28-a de septembro (18.30-18.50 h.) : Esperanta kroniko.

TRA LA ESPERANTA GAZETARO

Ĉirkaŭ la problemo de la SAT-Frakcioj

K-do E. L. eldiras pri la Frakcia demando en SAT sian opinion en « Herezulo » (n-o 2-a), kie li front-artikole esploras « Ĉu ,H-ulo’ estas necesa ? ». Ni citas : « Se oni ja ekzamenus la demandon laŭ pure abstrakta maniero, la respondo povus esti nur nea. Laŭstatute, ĉiu tendenco de la klasbatala laborista movado havas la rajton esprimi sian apartan vidpunkton sur la paĝoj de l’SAT-organoj. Sekve, por eldiri la sian, la sennaciistoj principe povas uzi tiun oportunon. Bedaŭrinde la sperto montris, ke tio ne estas ebla sen domaĝo por la Asocio. Stalinaj admirantoj, ortodoksaj marksistoj ne povas toleri, ke ilia mistika k dogma vidpunkto estu primokata aŭ mallaŭde kritikata. Pro kelkaj artikoloj, en kiuj troviĝis tiaj kritikoj… la P.K. estis bombardata per protestoj ; eĉ tiuj artikoloj kaŭzis la eksiĝon el SAT de 6 aŭ 7 K-doj. Tio pruvas, ke la edukado de la SAT-anaro, laŭ la principoj difinitaj en la Statuto, ne sufiĉe progresis ĝis nun. Pri tio oni povas nur bedaŭri, sed dume la fakto restas : sennaciistoj ne povas en la SAT-organoj eldiri senĝene sian propran vidpunkton pri aktualaj socipolitikaj problemoj. Ili tamen ne volas fermi la okulojn antaŭ la pli malpli kaŝa aŭ senkonscia naciismo de ĉiuj politikaj partioj senescepte… »

Sekve K-do E. L. respondas pozitive al sia demando, ĉu sennaciista gazeto necesas, k ni pensas, ke neniu povas ĉagreniĝi pri tiu respondo, malplej la P.-K. de SAT, kiu troviĝis en la dilemo : devi rifuzi manuskriptojn sennaciisttendencajn kun politika enhavo, aŭ konsenti ofendi k eventuale eĉ perdi el la vicoj de SAT K-dojn firme kroĉitajn al iu el la kritikataj tendencoj k rifuzantajn akcepti malfavorajn kritikojn por ties politika linio. Tiu ĉi stato ne estas ideala, sed konforma al la nuntempa, duma spiritostato ĉe la lab. esperantistoj.

Kie nia movado progresas…

En « La Laborista Esperantisto », Amsterdamo (junia n-o) la redaktoro adresas varman alvokon al la milo da novaj membroj, kiujn la Federacio de Lab. Esp-istoj akiris per la lastvintra kurs-sezono. En « Interkontaktilo », organo por la funkciuloj de la Asocio, ni trovas jenan precizan nombron pri la Federacia anaro post adicio de la nov-akiritoj : 4.103 membroj. Legante tiun nombron, oni nur povas esti plena de optimismo pri la progresado de nia afero tie, kie oni celkonscie laboras, k oni volonte partoprenas en la fiero de la nederl. K-doj, kiuj registras la rezulton de sia laboro per la vortoj : « La aliĝo de nia 4100-a ano plenigas niajn animojn pro ĝojsopiro al nia venko. »

Konsiloj de proleta verkisto

La « fama esp. verkisto » sovetia Kuzmiĉ donas en Esperanta Literaturo, Tokio (jaro 3, n-o 1), tre ortodoksajn konsilojn al komencanta verkisto. Skribinte kelkajn frazojn banalajn pri la neceso havi talenton, li daŭrigas : « Unu problemo — vasta, riĉa, bela (ne elburĝa) lingvo de novelo. Dua problemo — dinamiko de iro de ago, disvolvo de sujeto, enhavo ktp. Tria — plej grava problemo — idea satureco de verko per plusoj [?], opinioj k problemoj de plej avangarda grupo de homoj (proleta klaso). Ne nuda moralo aŭ agiteco devu esti en rakonto, sed ŝekspira profundeco de ideoj, de pasioj kunligita kun majstreco de scena priformigo… Ne timi formalistajn barojn en sia verkado… Mi lernis fariĝi verkisto — en memlaboro, dum naĝado en sufero de arto ! Faru tion ankaŭ vi, ne timu, skribu, rompu la krajonon, skribilon, difektu 2.000 foliojn da papero — k kiam vi trapasis tian inferon de fajroj k suferoj — tiam vi eliros en vicoj de veraj verkistoj… »

Ni represis senŝanĝe iom grandan parton de la « letero », por ke vi povu pli bone ĝui k juĝi la lingvaĵon k stilon de la « fama esp. verkisto », same kiel la strangan psikan aspekton de la « naĝanto en sufero de arto », kiu nur forgesis al ni precizigi, kiel lingvo (t.e. ilo, instrumento) povas esti elburĝa (Nu, verŝajne tio eblas laŭ la sama recepto, kiel pantalono povas esti marksleninista, se pritranĉita laŭ ortodoksa maniero !).

La plej nekredeblan kulminon

de aĉeco en siaj konstantaj malamoplenaj insid-atakoj kontraŭ la SAT-gvidantoj k pli multe ankoraŭ kontraŭ K-don Lanti atingis la moskva eldono de « Sur Posteno » en sia januara n-o (dissendita nur en junio 1935). Sub la titolo « La pafo, kiu multon malkovris » ni trovas longan insulto- k kalumniplenan, preskaŭ groteskan ĵargonaĵon (se ne estus post ĝi kaŝita abomena demagogio de la moskvaj respondeculoj), per kiu la anonima verkinto celas pruvi, ke — ne miru, K-doj ! — K-do Lanti estas kunrespondeca pri la mortigo al Kirov !

Ni ne povas kredi, ke homoj kun sana menso ne indignite ekstaros, legante tian abomenaĵon, k ankaŭ certe rideto kompatema sin trudos vizaĝen al sinceraj K-doj, havantaj tiun konkretan ateston en manoj pri la mensa degenero de personoj, al kiuj ne estas permesite libere pensi. Kaj tiaj personoj kuraĝas paroli al laboristaj esperantistoj pri unueca fronto k batalo kontraŭ faŝismo ! !

N. B.

En nia movado

(Kroniko)

HISPANIO. Valencio. La Grupo Laborista Esperantista festis sian 4-an datrevenon per brila esp-ista Semajno (de la 7 a ĝis 14 a de julio). La ĉefa altiraĵo estis Ekspozicio de libroj, prospektoj k gazetoj. Okazis muzikvespero de la esp-ista orkestro (kiun konas la vizitintoj de la 14-a SAT-Kongreso) k prezento de teatraĵoj (unu en esp-o k unu en hispana lingvo : ĉi lasta traduko el esperanto de « La Versajla Kaptito ».). La Grupo eldonis tiuokaze flugfolion k programon pri la aranĝoj.

NEDERLANDO. La Haga SAT-rondo kunvenis la 15-an de junio en « Nia propra domo » k elektis grupajn perantojn por la diversaj sekcioj de FLE. Ĉeestis 18 SAT-anoj. Oni proponis semajnan pagon de SAT-kotizoj, pri kio la grupaj kasistoj ricevos peton. La 16-an de julio okazis lekcio plenaera de K-do Worms. Nia devizo estu : Sekvantan jaron ĉiuj Hagaj FLE-anoj estu SAT-anoj ! (P. Schwartz).

Ekspozicio ĉe la Bethnal Green Men’s Institute Londono, 10-a de septembro.

Gek-doj estas petataj sendi salutleterojn k ekspoziciaĵojn al K-do G. Pamphilon, 43 Brooke Rd., London N. 16.

Recenzejo

Vortoj de Macue Sasaki ; Kompilis Klara Rondo. Eldonis Japana Esperanto-Instituto, Tokio, Hongoo Motomaĉi 1, Japanio. 124 paĝ. 13 × 19 cm. Kun portreto. Prezo broŝ. 2.40 sv. fr.

Malamika sorto forte frapis la etan rondon da kuraĝaj pioniroj de nia lingvo, kiam K-dino Macue Sasaki forlasis por ĉiam la vicojn de la laborista esp-ista avangardo. Sub ŝia fervora k senlaca agado enradikiĝis nia lingvo en koro k kapo de kelkaj virinoj japanaj, kiuj faskigis siajn fortojn en laborkolektivo nomata Klara Rondo. El tiu ĉi centro de sinforgesantaj, al nobla idealo aspirantaj virinoj elradiadis la ideo pri internacia lingvo, spite ĉiujn malfacilaĵojn kaŭzatajn de la aparta medio, en kiu vivas la japana virino.

Macue Sasaki sekvis dum sia vivo kun eksterordinara seriozo k profunda sincero la stelon de vero k bono. Kristanino en la komenco, ŝi instruadis en knabina liceo k kolegio, redaktis dum kelka tempo kristanan viringazeton, sed la granda sperto pri la Mondmilito ŝancelis ŝian kredon en la valoro de tiu ĉi religia doktrino, k la modela konsekvencemo de ŝia nobla animo ordonis al ŝi malkonfesi la kristanismon. Ŝia vasta k klara spirito ekkonis rapide la signifon de esp-o. En la jaro 1920 ŝi eklernis ĝin k baldaŭ ŝi viciĝis en la membraron de SAT, fervore k aktive kunlaboranta al « S-ulo ».

La Vortoj de Macue Sasaki estas inda monumento al tiu eksterordinara virino. Dankplene k kun profunda respektemo la lab. esp-istaro devus akiri tiun ĉi modestan verkon, kuraĝigante la orfan Klaran Rondon.

H. P.

Nova Vortaro Japana-Esperanta de Joŝicugu Okamoto, L.K.-ano. Eld. Japana Esperanto-Instituto, Hongoo, Tokio. Form. 7,5 × 15 cm. 824 pĝ. Prezo : 7,50 sv. fk. Presita sur bonkvalita maldika papero laŭ fototipa procedo. Unu paĝo havas 134 liniojn en du kolonoj. Entute 110.000 linioj. 70.000 japanaj vortoj inkluzive plejmultajn terminojn el ĉiuj fakoj k novajn vortojn. Krome 6.500 propraj nomoj. Presiĝis 100 ekz. numeritaj, nevendeblaj, en speciala eldono grandformata (19 × 26 cm) rekte presita per la kompostaĵo, kun duonleda bindo, el kiu ni afable ricevis unu ekz-on de la Instituto. Ni nur bedaŭras, ke la fototipa reprodukto iagrade fuŝis la verkon, nome la miopaj aŭ duonmiopaj uzantoj devos utiligi mikroskopon por legi tiujn literojn k signojn. Sur formato 2 cent. pli larĝa k 2 ct. malpli alta (tamen poŝformato) la literoj estus pli facile deĉifreblaj. Cetere ni jam spertis, ke en reprodukto per zinkografio oni ne tute retrovas la koloron k la neton de l’originala kompostaĵo, eĉ ĉe nereduktita formato. Espereble tiu procedo pliperfektiĝos. La kompostlaboro por tiu plej ampleksa vortaro nacilingva-esperanta daŭris 4 jarojn !

L. B.

Enciklopedio de Esperanto, II-a volumo (K-Z). Redaktis L. Kökény k V. Bleier. Iniciatis I. Ŝirjaev. Eld. Literatura Mondo, Mester-u. 53, V. 5 [?], Budapest. 327 tekst- plus 184 bild-paĝoj. Form. 23,5 × 15,5 cm. Prezo de la du vol. : broŝ. 30.— sv. fk., bind. 34.— sv. fk. plus 10 % por sendkosto. (AELA-anoj nunjaraj pagas 19.80 k bind. 20.70 sv. fk. afrankite).

Detala recenzo aperos en « Sennac. Revuo ».

[REKLAMO p.5] LA PLENA VORTARO (2-a eldono) devus troviĝi en la manoj de ĉiu konvinkita esperantisto. 512 dense kompostitaj paĝoj, form. 14,5 × 20 cm. Prezo bind. 60.— fr. fr. plus afranko (rekomendita). Por SAT-anoj unu ekz-o je favorprezo de 54 — fr. fr. afrankite. Peti specialan prospekton. SAT, 67, aven. Gambetta, Paris 20.

— página 6 —

Peter Frey : Esperantaj Historietoj, I. Eld. P. Frey, Clausensvej 26, Haderslev, Danio. Form. 13,5 × 19,5 cm. 48 p. Prezo : 35 nederl. cendoj.

La libreto konsistas el anekdotoj, kiujn la kompilanto ne laŭvorte tradukis, sed adaptis k prilaboris por uzi en kursoj por progresintoj k kursfinintoj. En tio ĝi similas iom la « Unua Legolibro » de SAT, sed estas nek tiom ampleksa, nek provizita per lingvaj komentoj, kiel ĉi lasta eldonaĵo. Tamen pro la simplo de la lingvaĵo la verketo de Frey estas tute rekomendinda. Ankaŭ la preso estas klara. Lingve ĝi estas tre bone prizorgita.

« Esperantaj historietoj » signifas por la aŭtoro, ke ili estas verkitaj en esperanto, sed ne, ke ili laŭenhave havas iun rilaton kun esperanto aŭ la esperanta movado.

N. B.

E. Armand : Les individualistes et le fait économique. Eld. « L’en dehors », 22, cité St-Joseph, Orléans. 24 pĝ. 13 × 22. Prezo. 0.60 fr. Franclingva.

Paraf-Javal : Le Vrai Communisme et le Faux. Eld. la aŭtoro, 8, rue Blanche, Paris IX. 64 pĝ. Form. 14 × 22. Prezo 1.— fr. Franclingva.

Diversaj Notoj

Esperanta Muzeo en St. Dionizio (St. Denis).

La laborist-tendenca urbestraro de unu el la ĉefaj antaŭurboj de Parizo (Sankta Dionizio = Saint-Denis) interesiĝas pri la valoro de esp-o tra la mondo k komisiis al la konservisto de sia urba biblioteko kolekti ĉiuspecan materialon necesan al la kreo de konstanta esp. sekcio, en kiu oni povos konsulti la progreson de nia lingvo en ĉiuj landoj sen distingo de tendencoj, doktrinoj aŭ filozofioj. Ĉio kio temas pri esp-o, ĵurnaloj, broŝuroj, afiŝoj, vortaroj, ktp., ankaŭ en nacia lingvo, estu sendata al la konservisto de la urba biblioteko. Ne forĵetu do vian materialon post lego, sed pensu pri nia ekspozicio. Se vi dez. korespondi, aldonu la noton « d. k. » al via nomo k adreso. Ne gravas, ĉu la materialo estas malnova aŭ eluzita. Kiom eble traduku k presigu tiun alvokon ankaŭ nacilingven. Sendu la tuton al jena adreso : Monsieur le Conservateur des Bibliothèques et Archives de la Ville de Saint-Denis, « Section Espérantiste », 4, Place de la Légion d’Honneur, Saint-Denis (Seine), Francio.

Premi-konkurso de Laborista Esp. Societo en Zagreb.

La komitato de l’Lab. Esp. Societo en Zagreb aranĝos dum oktobro « verdan semajnon » kun lekcioj esp- k naci-lingvaj. Tiuokaze la Societo organizis « premian konkurson » por havigi al si la necesan materialon. Ĝi premios 1) la plej bonan esp-lingvan lekcion pri la temo : Rolo de la lab. esp. movado en la ĝenerala kulturmovado ; 2) la plej bonan propagandan, nacilingvan lekcion (amplekso de ambaŭ : po 14.000 literoj. Interpunkcioj k interspacoj validas kiel litero.) Krome estos premiitaj unu esp-lingva k unu naci-lingva artikolo pri la sama temo. La premioj konsistos el libroj. Sendu manuskriptojn ĝis la 25. septembro al : Lab. esp. societo, Haulikova str. 10-1, Zagreb, Jugoslavio.

[REKLAMO p.6] Historio pri la Skismo en la Laborista esperanta movado. Necesa broŝuro, kiu klarigas kaŭzojn k cirkonstancojn de la krizo en nia movado. 20 p. 13 × 19 cm. Prezo : 2.— fr. 5 ekz-oj por 7.— fr. nur. SAT, 67, aven. Gambetta, Paris 20.

Ekster nia movado

Esperanto estas enkondukita per dekreto de la aŭstra instru-ministro en la plej supera komerca instruejo de Aŭstrio (Altlernejo por Mondkomerco en Vieno). — La Viena Foiro decidis ree uzi esp-on en varbiloj k prospektoj por sia aŭtuna foiro. — La Viena Komerca Ĉambro uzis esp-on en sia listo de var-novaĵoj, por la unua fojo. — Pluraj novaj gvidlibretoj aperas en esp-o pri la urbo Vieno, Graz k pri Supra Aŭstrio.

La Marsejla Internacia k Kolonia Foiro eldonis prospekton en esp-o, por la unua fojo.

La 6-a Kongreso de ĉeĥoslovakaj esperantistoj okazos la 27-29-an de septembro en Brno, kun celo starigi enlandan esp. organizon. Komitata adreso : Jos. Vondroušek, Skolni 69, Brno-N. Cernovice.

Laŭ statistiko el majo 1935, okazis tiam instruado, oficiala aŭ ne-oficiala, en 27 lernejoj en Anglio ; el tiuj 27 lernejoj, 20 estas popollernejoj, en kiuj oni instruas la lingvon oficiale en 8 (466), neoficiale en 12 (221), al 687 gelernantoj entute (389 knaboj, 248 knabinoj). El la ceteraj 7 liceoj aŭ alispecaj dua- aŭ altgradaj lernejoj 4 havas oficialan, 3 neoficialan instruon al entute 217 lernantoj. Sumo da gelernantoj nuntempe : 904.

Memornoto

Represis el « S-ulo » : Accion Libertaria, B. Aires, jun. (Senn. Frakci-raporto) ; Proa, Barcelono, 22.6. (faŝ. en Kanadio).

Priesper. artik. k notojn enhavis : Tierra y Libertad, Barcelono, 5.7. De Nieuwe Fakkel, Amsterd. (rubr.), 30.7. ; La Voix libertaire, Limoges, 3.8. (pri la nova broŝ. de Lanti) ; Arbetaren, Ŝtokh., 4., 25.7 ; Signalen, Stokh., 4., 11., 18., 25.7., 1.8. (en unu n-o pri la SAT-kongr.).

Pri la Kongreso enpresis informojn : la 19.7. La Publicitat, La Veu de Catalunya, Las Noticias, El Correo [?] Catalan, El Dia grafico, El Diluvio, La Vanguardia, El Mati, ĉiuj en Barcelono. Kelkaj parizaj ĵurnaloj (Le Populaire, L’Œuvre, Le Quotidien) enhavis notojn pri la SAT-Kongreso.

La Pariza radio-stacio P.T.T. anoncis la 4-an de aŭgusto matene la okazigon de la SAT-kongreso.

Nia Poŝto

16 285. — Jes, la S.P.-literaturaĵo estos utiligata.

16 890. — Via priskribo estas ne sufiĉe originala, la faktoj ofte prezentitaj ; tiajn manuskriptojn ni uzus tamen, se nia Revuo estus trioble pli ampleksa k ni ne bezonus tiel severe elekti.

[REKLAMO p.6] Tre gravajn k valorajn artikolojn entenas la ĵus aperinta 20-paĝa kajero (aŭgust/septembra) de SENNACIECA REVUO. Arte ilustrita. El la enhavo : La mistikismo en la lingvo de revolucia epoko. — La karaktero de Musolini. — Leteroj k raportoj el Irlando, Britio, Jugoslavio k.c. Ampleksa belliteratura k scienca parto. Lingvistiko, ktp, kc. Prezo : 2.75 fr. fr. por la kajero. Mendu ĉe SAT.

Korespondado

ĈEĤOSLOVAKIO

2 esper. junuloj dez. koresp. PK kĉl. Gek-doj pĉt. Skribu al K-do Willi Richter, Zel. pluk. 1 prov. rota, Pardubice.

NEDERLANDO

Gelernantoj k kelkaj infanoj serĉas korespondadon por apliki esp-on. Resp. estas certa. Skribu al : Henk de Rover, Schimmelweg 439, Den Haag.

K-do H. Hooghuis, peranto en Groningen, transloĝiĝis al Grunostr. 14, Groningen.

SOVETIO

Kolektivo de esp-istoj (geinstruistoj k gelernantoj) dez. kolektivan k individuan korespondon pri div. temoj kun geinstruistoj, lernantoj, intelektuloj k gelaboristoj el tuta mondo. Al ĉiuj tuja k nepra respondo. Adreso : S. Motkin, Preĉistenskaja ŝkola, Gĵatsk, Zap. obl.

Kvin Gek-doj dez. koresp. kĉl. k pĉt. Ni nepre respondos. Skribu al : K-do D. Leerentveld, Pieter Langendijkstr. 42 c, Rotterdam-West, Nederlando.

[REKLAMO p.6] « En majstra traduko esperantistoj povas legi la pensojn de profesoro Jil, eminenta sciencisto k filozofo. Ĉi tiu libro enhavas la fundamentojn k proponojn por filozofio de la homa digno… ». (La Suda Stelo) « Verko de plej alta intereso k utilo. Pri la esperanta traduko… nu, ĝi estas de Lanti : sufiĉas ! G. A. » (Nia Gazeto). Tiel recenzistoj esprimas sian opinion pri Skizo pri Filozofio de la Homa Digno de Paulo Jil (Gille), Profesoro ĉe la Belgia Instituto por Altaj Studoj, kun antaŭparolo de E. Lanti, la tradukinto. 148 pĝ. Form. 12,7 × 18,7 cm. Prezo : 12 fr. Bind. : 17 fr. fr. Ĉiu serioza esperantisto volos posedi en sia biblioteko tiun verkon, kiu indas studon k sekve plurfojan legadon. Ne prokrastu mendi ĉe SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20.

[REKLAMO p.6] Ni intencas aperigi : HEREDOSCIENCO K RASHIGIENO. Populara skizo de Paŭlo Neergaard la konata aŭtoro de « Fremdvortoj en Esperanto », fakulo pri heredoscienco k plantpatologio. Proksimuma amplekso : 50 paĝoj. Prezo nur por antaŭmendoj : 3 fr. fr. La eldono okazos, se ni ricevos sufiĉe da antaŭmendoj ! Ni informos pri tio ! SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20.

NEKROLOGO

Post tritaga biciklado al nia XV-a Kongreso ekmortis dum banado en rivero apud Montargis, pro rompiĝo de la spino,

K-do L. BOTTON

aktiva lab. esperantisto el Ljono (Lyon), kiu dediĉis sian tutan vivon al la lab. movado.

Ni perdis unu pli !

J. Martinez (karavanestro).

N.º 433, 25 de septiembre de 1935

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

11-a JARO, N-o 433 — MONATA ESPERANTO-GAZETO — 25. SEPTEMBRO 1935

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO, ADMINISTREJO K SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO : 67, avenue Gambetta, Paris 20e Poŝtĉekaj kontoj je nomo de SAT-Paris : Bruxelles n-o 350 189, S’Gravenhage n-o 211 533, Kopenhago n-o 4 986, Paris n-o 1234 22. Stokholmo n-o 74 153, Wien n-o D-109 068, Zagreb n-o 41 448, Zürich n-o VIII-200 49. Alilande oni pagu per poŝtmandato je nomo de SAT. bonvalutaj devizoj en rekom. letero aŭ bankĉeko je nomo de « Bannier ».

PROTOKOLARO PRI LA XV-a KONGRESO DE SAT EN PARIZO (3.-8. AŬGUSTO 1935)

Bulonjo. — Ekde la komenciĝo de la semajno antaŭiranta la Kongreson, la urbdoma salono en socialiste estrata Bulonjo (Sejno), rezervita por la Somerlernejo, komencas pleniĝi per Gek-doj venantaj el eksterlando (ĉefe bicikle). La tendoj stariĝas proksime de tiu ĉi loko, k la loĝantaro komencas priatenti la fremdajn gastojn.

Interkonatiĝa vespero. — Ĉi tiuj K-doj kuniĝas kun la intertempe trajne k aŭtobuse alfluantaj kongresanoj ekde sabato matene (3.8.) en la antaŭhalo de la Kongresejo (Salonego Adyar, avenuo Rapp, en bela kvartalo de Parizo, apud la Ejfelturo). Je la 20.30-a horo okazas rendevuo por intima vespero en la Akcepteja salono, kie troviĝas dum la tuta kongresdaŭro Librovendejo (ĝi ĝuas viglan vizitadon ; libroj kun malaltigitaj prezoj k precipe ilustritaj poŝtkartoj estas deziregataj). Ĥorkantado (de parizaj lab.-esp.-grupanoj), salut-paroladeto, legado de salutoj ricevitaj el ĉie, forpasigas rapide la fiksitan tempon en troplena salono, nesufiĉe ampleksa por enteni ĉiujn jam alvenintajn Gek-dojn.

Malferma soleno. — Post komuna tagmanĝo en diversaj restoracioj de la urbcentro la kongresanoj k multaj invititoj (ĉ. 600 personoj entute) plenigas la Kongresejon (similan al teatro kun komfortaj seĝoj k balkono). Super la podio salutas ruĝa tukego kun surskribo : « Per Esperanto por la Unuiĝo de la Mondproletaro ». La bone ekipita orkestro de l’Ripoztempa Komitato (Comité national des Loisirs) aŭdigas la vervan k noblan Egmont-uverturon de Beethoven : digna malfermo por la Kongreso. K-do Pâris mallonge salutas la kunvenintaron je la nomo de la Organiza Kongres-Komitato k direktas kelkajn franclingvajn parolojn al la invititoj.

Georges Pioch (eminenta reprezentanto de la Ligo de Pacbatalantoj) parolas pri la neceso de esperanto, kies naskiĝo respondis al profunda bezono. Ni devas batali, li diras, por la Paco k por la malarmado tiel materiala kiel morala. Ambaŭ malarmadoj estas nepre necesaj por savi la homaron. Li insistas pri la graveco de komuna lingvo por la homoj kiuj deziras mondpacon, ĉar ĝuste la lingva malsamo kreas multe da antagonismoj en la mondo. Kompreneble ne ĉiu lingvuzo kondukas al malpaco k milito ; dependas de tio, kiu uzas la lingvon. Geniaj homoj, tiaj kiuj estis Gœthe k Beethoven, en Germanio, Dostojevski k Tolstoj en Rusio, Ŝekspir en Anglio, k Viktor Hugo, Volter, Anatol Frans ankaŭ k multaj aliaj en Francio, esprimas per sia nobla lingvo la aspirojn al la humaneco k universaleco. Tian lingvo-uzon mi ja ne kondamnas ; sed ordinare la naciaj lingvoj estas uzataj por tute malindaj celoj, k certe ne por interalproksimigi la diversnaciajn homojn. Niaj muzikistoj en tiu ĉi salono prezentis al ni pecon da nobla, alta lingvo, tiu supera lingvo de Beethoven, kiu beligas la korojn k animojn k purigas la spiritojn. — Kiam la homara konscienco estos forviŝinta la landlimojn, tiam ankoraŭ kreiĝos novaj limoj farataj de avideguloj. Mi mem estas bedaŭrinde tro aĝa, por ankoraŭ ellerni esperanton ; sed mi tutkore aprobas vian celadon k aspiradon, k mi mem spertis en miaj eksterlandvojaĝoj ofte la maloportunon ne povi sufiĉe

[BILDO p.1 | 25,50,69,73] Granda grupfoto de la kongresanoj, sidantaj kaj starantaj antaŭ statuo-piedestalo en la korto de palaco kun kolonoj.

Partoprenantoj de l’XV-a SAT-Kongreso en la korto de l’Versajla kastelo

libere moviĝi pro manko de interkomprenilo. Mi salutas k deziras bonan sukceson al via belega kongreso.

Reprezentanto de la Partio por Proleta Unueco (P.U.P.) aliĝas la ideojn esprimitajn de G. Pioch, atentigante pri la militminaco. Li diras, ke la partio de li reprezentata ĉiam akcelis la reunuiĝon de la lab. klaso. Trans la nura agad-unueco li pledas por la organiza unueco. Rekonante la valoron de esp-o, lia partio morale devigas siajn anojn lerni esp-on.

Reprezentanto de la direkcio de C.G.T.U. (Unuecema Sindikatara Konfederacio) pentras unue antaŭ la okulojn la nunan minacon de la faŝismo. Li esprimas ankaŭ sian bedaŭron, ke li ne povas paroli en esp-o antaŭ tiu ĉi multnacia publiko. Li pledas fine por la renverso de la barieroj inter la popoloj. Dirinte, ke esp-o estas lingvo de populara kulturo, li gloras la disvolviĝon de la kulturo en Sovetio k konkludas, ke la kulturo povas nur veni el la popolo. Li esperas k antaŭvidas, ke en proksima tempo la Konfederacio decidos krei studrondojn pri esp-o en la diversaj sindikatoj.

Post orkestra muzikaĵo, K-do Ĝermen parolas je la nomo de la Plenum-Komitato de SAT. Li esperas pri sukcesa k fruktodona laboro en la kongrestagoj. Li unuavice salutas la K-dojn venintajn el terorlandoj, malgraŭ ĉiaj malfaciloj. Poste li salutas k dankas pro ilia veno la multnombrajn holandajn k svedajn Gek-dojn, kiuj hodiaŭ formas la plej firman fundamenton de nia lab. movado, ĉar en multaj landoj SAT estas malpermesita. Li emfazas la esprimkapablon de la lingvo esp-o, ĝian vivantecon k ĝian neceson kiel batalilo de la laboristaro. Multaj lab. organizoj sin esprimis jam favore por esp-o, tamen tiuj esprimoj plej ofte estas platonaj. Tamen estas konstateble, ke granda lab. organizo kiel I.T.F. regule uzas esp-on por sia gazetservo, same la Soc. Sport-Internacio. Bedaŭrinde, kompare kun tio, kio estas entreprenita, la sukceso ĝisnuna estas tre malgranda. Esperantisto, kiu kelkfoje partoprenis esp. kongreson k aŭdis la viglajn, eĉ ofte pasiajn debatojn, ne dubas plu pri la pozitiva uzeblo de nia lingvo. En lando, kiu estas la barbara centro, instruministro dekretis malpermeson pri esp-instruado en la lernejoj, ĉar ĝi malutilus al la naciaj interesoj. Ĉu tio ne montras, en kiu direkto ni devas iri ?

K-do G. Vrees (Amsterdamo) salutas la kongreson nome de la Nederlanda Federacio de Lab. Esp-istoj, kiu sendis al Parizo du ĉef-estraranojn subtenatajn de multaj membroj, kiuj venis ĉu bicikle, ĉu aŭtobuse, ĉu trajne al la kongresurbo. La 15-a Kongreso estu jubilea kongreso en tiu senco, ke ĝi forĝu batalfronton kontraŭ faŝismon k militon.

K-do Eriksson (Stokholmo) salutas unue je la nomo de Sveda LEA. En Svedio, li diras, ni faras nian devon k nenion pli ! La 13-a SAT-kongreso en Stokholmo okazis en la signo k sub la protekto de la sveda faka movado laborista ; ĝi ricevis bonan helpon de la faka movado k ankaŭ materiajn subvenciojn. Esp-o hodiaŭ estas sufiĉe konata ĉe la sveda lab. movado. Li salutas ankaŭ nome de ITF (Transportlab. Federacio), kies estraro delegis lin al la kongreso, ĉar ĝi mem, pro preparo de propra kongreso, ne povas sendi delegitojn. Trapasante Eŭropon, li diras, li devis trapasi la landon de barbareco k li restis dum unu semajno en rondo el amikoj k parte

— página 2 —

68 — SENNACIULO

ankoraŭ SAT-anoj, kiuj restas la samaj, kiaj ili iam estis, malgraŭ ĉio…

K-do Rosenbloom (Manchester) salutas je la nomo de SAT en Britio k bedaŭras ne povi saluti nome de la tuta brita laborista movado. Malgraŭ subvencioj k helpagado rilate senlaborecon, li diras, la mizero laboristara plue daŭras.

Post ludo de la orkestro, K-dino Glodo-Tinland (Parizo) salutas nome de F.E.O. (franclingva LEA). Ŝi emfazas la unusemajnan komunvivon en ĝojo k kamaradeco okaze de la mondkongreso k memoras pri la forestantaj K-doj, ne havantaj eblon viziti SAT-kongresojn, interalie el Sovetio, krom tiuj el Italio, Hungario k aliaj blankaj landoj. Tamen ni ne malesperu k faru nian eblon, ke iam tiuj K-doj ree povu labori kune kun ni k ke SAT denove fariĝu la asocio de la tutmonda lab. esp-istaro.

K-do Filliâtre (Parizo), poŝtisto, salutas nome de « Interligilo de P.T.T. », kies redaktoro li estas. Li komparas en sprita maniero la poŝton kun esperanto, dirante, ke esp-o estas preskaŭ teknika afero. Li amuzas la aŭskultantojn, kritikante en agrabla formo la mis-statojn en la poŝttelefon-telegrafa k radia regno.

K-do Berlo (FEP-grupo Pariza, sekcio de IPE) salutante la kongreson memorigas pri la parte efektivigita unuecfronta agado de la pariza prolet-esperantistaro k deziras, ke el la kongreso eliru la decidoj, la direktivoj al ĉiuj SAT-rondoj en la mondo, por ke ili faru la samon. Li dezirus, ke la nunaj internaciaj lab. tendencaj esp. organizoj interkontaktante malhelpu, ke laboristoj aliĝu aliajn esp. organizojn, kiuj sub ŝajno de neŭtralo trompe allogas honestajn homojn k poste kondukas ilin al faŝismo.

Post tio S-ro Barrier (de la Pariza konservatorio, kant-fako) plezurigas la kongresanojn per solkantoj (en esp-o k en franca lingvo).

K-dino Moore (Londono) salutas je la nomo de la centro de Internacio por Socialista Kunbatalo, pri kiu ŝi diras, ke ĝi faras ĉion, por utiligi esp-on en la servo de la partio, por la bono de la proletaro.

K-do Koč (Plzen) salutas nome de « Kulturo » (esp. societo Plzen-a), K-do Juncadella (Zaragoza) por la tiulokaj K-doj, aludante pri la persekutoj k enkarcerigoj, kiuj sekvis la oktobran ribelon en Hispanio.

La orkestro ludas La Internacion, kiun kunkantas la tuta ĉeestantaro.

La solena kunveno finiĝas per prezento de la teatraĵo « La Versajla Kaptito ». Varma aplaŭdo rekompencas la bonan volon montritan de la neprofesiaj aktoroj — anoj de la pariza lab. esp. grupo.

Fino ĉ. 18.30-a horo.

•

Salutleteroj k -telegramoj estis ricevitaj de Dana LEA (sidejo : Aarhus), Amsterdama SAT-anaro, Proleta Esp. Grupo « Juneco », Barcelono, Belgia sekcio de franclingva LEA, Rondo de SAT-amikoj en Buenos-Aires, Lisbona SAT-rondo, Laborborso en Lyon, SATEN-komitato en Porto, Lab. esp. grupo, Ptuj (Jugosl.), Roterdama distrikto de FLE, Lab. Esperanto-Klubo Stokholma, TLES-grupoj en hispanlingvaj regionoj, IPE-Leningrado, Lab. Grupo Esp-ista k pasintjara O.K.K., Valencio, Kultura Esp. Grupo, Valencio, Lab. esp. societo. Zagreb, Esp. Kultura Klubo, Zaragozo, krome multaj individuaj bondeziroj de fervoraj perantoj k membroj (ankaŭ el Germanio) ; ni ne povas citi ĉi tiujn pro lokomanko.

Unua Laborkunsido (5-a de aŭgusto, 10.15-a horo).

Ĉeestas pr. 300 p. K-do Pâris, prezidanto de la O.K.K., transdonas la parolon al K-do Ĝermen, prezidanto de la P.-K., kiu post memorigo pri la mortintaj membroj de la lasta jaro (inter ili K-do Botton el Lyon, kiu mortis antaŭ kelkaj tagoj akcidente, dum vojaĝo al la kongreso), proponas kiel prezidantojn por la kongreso K-dojn Azorin (Cordoba), Coldefy (Aulnay), Eriksson (Stokholmo) k Prent (Amsterdamo). (Akceptite.) Kiel protokolantojn : K-dojn Bartelmes (Parizo), Provost (Parizo) k F. ten Hagen (Amsterdamo). (Akceptite.)

K-do Coldefy prezidas unu horon, poste K-do Eriksson. La prezidanto proponas por la Propon-komisiono (laŭ proponoj faritaj el la kunvenintoj) jenajn 7 K-dojn : Österholm (Malmö), Belaud (St. Nazaire), Rosenbloom (Manchester), Pâris (Malakoff), Vrees (Amsterdamo), St. (Innsbruck) k Juncadella (Zaragoza). (Akceptite.)

Komentoj al Raportaro de P.-K.

K-do Ĝermen (Parizo) komentas la raportaron de la Plenum-Komitato, komisie de la P.-K. Dankinte al P.-K.-anoj, siaj kolegoj, kiuj jam de longaj jaroj aktivas ĉe la gvidado de la asocio, li klarigas la malfacilaĵojn de la redakta laboro, la elekton de la taŭga materialo, la nesufiĉon de la kritikoj ricevitaj rilate la enhavon k la apermanieron de la organoj. « Nuraj laŭdoj ne sufiĉas ; ni ja volas plibonigi, kreski, plioftigi la aperon de l’gazetoj. « Senn. Revuo » meritus multe pli da disvastiĝo, ĉar ĝuste tiu gazeto aplikas esp-on. « S-ulo » estas organo por k pri la movado, « S. R. » publikigas esence peresp-an materialon, krom la belliteratura parto. La enhavo laŭ tendencoj estis tre diversa ; ni klopodis limigi la aperon de neobjektive verkitaj artikoloj. Grandnombre la artikoloj estis originalaj (statistiko ne estis farita). Tro malmultaj K-doj agas por disvendi nian libraron, el kiu restas ankoraŭ stoko el libroj eldonitaj antaŭ 10 jaroj en kvanto de nur 2.000 ekz-oj. Nur la « Plena Vortaro » estas vera savilo, kiu helpas kuraci la vundojn faritajn per la skismo k la faŝismo. » Aludoj pri la monperdoj okaze de la translokigo de la varoj el Leipzig al Parizo, pri kiuj parte la centro eksciis nur lastjare (sumaj perdoj de 120.000 fr. fr. inkluzive de la perdoj el Moskvo). « Tiel malgraŭ la efika helpo en la ŝtopado de la breĉo per la vendado de la « Plena Vortaro » la financaj perspektivoj por la estontaj jaroj ne estas tre ĝojigaj. Rilate la akci-konton mi volas rimarkigi, ke multaj akciuloj ne postulis la repagon, kio kompreneble helpas en la amortizado de la ĝeneralaj ŝuldoj. » Doninte kelkajn nombrojn el la ĉi-jara bilanco, K-do Ĝermen faras rimarkon pri la ĝis nun ne funkciinta administra kontrolado (de la kontolibroj) ; li pensas, ke tiu afero solviĝos en la sekvantaj semajnoj.

K-do Banmer (P.-K.-ano) faras kelkajn kompletigajn rimarkigojn : 1) pri la laŭregula konduto de la nuna presisto de la SAT-gazetoj, kiu faris kontrakton kun siaj laboristoj, aprobitan de sindikata flanko ; 2) pri la rolo de la eksa Leipziga administranto k Admin. Komisiono, kiuj siatempe rifuzis atenti niajn informojn pri proksimiĝanta faŝismo en Germanio k eĉ primokis niajn avertojn ; sekve ili estas kunkulpaj en la perdoj trafintaj nian asocion, ĉar ekzistis eblo, sufiĉe frutempe translokigi la havaĵon eksterlanden, por nia tutmonda asocio, kiu povas translokiĝi ien ajn en okazo de danĝero en iu lando. Se ne iu K-do private konsentus investi kapitalon en SAT, eĉ nun ankoraŭ la financa flanko de SAT ne estus garantiita kontraŭ surprizoj. K-do Banmer fine legas la raporton de la Konflikt-Komisiono de SAT (Roterdamo), subskribitan de la tri K.-K.-anoj, el kiuj neniu ĉeestas la Kongreson. La mallonga raporto entenas nur mencion pri unu konflikt-kazo (la sama kiel antaŭjare — vd. protokolon pri Valencio — nome inter Soc. frakcio k red. de « S-ulo » unuflanke, K-do Aarse aliflanke) ; ĝi solviĝis intertempe per la eksiĝo de K-do Aarse. La ĝisnunaj K.-K.-anoj deklaras sin pretaj daŭrigi la laboron.

Diskuto pri la Raportaro de P.-K.

K-do Kruit (Amsterdamo) opinias, ke oni ne povas laŭ la lingva flanko rekomendi al lernantoj k samgrupanoj ĉiujn librojn eldonitajn de SAT ; li citas kiel ekzemplon « La Brava Soldato Ŝvejk » k « Jimmie Higgins ». Li tamen rekomendus kiel bona SAT-ano tiujn librojn, sed la plej multaj K-doj estas finance malfortaj.

K-do Bartelmes respondas pri la lingvaĵo de « Brava Soldato » k « Jimmie Higgins ». La lingvokontrolo de tiuj libroj tempe koincidis kun la instalo de la administra oficejo en Parizo, kio ne lasis al la kontrolinto la necesan tempon por tiom zorga kontrolado de la lingvaĵo, kiom ja necesus, malgraŭ ke la tradukinto de la Sinclair-libro estas reputacia esp-isto, redaktoro de esp. revuo. La kritikistoj en esp. gazetoj rajtas kritiki severe, sed ili restu justaj. K-do Degenkamp, en sia kritiko en « Lab. Esp-isto » (holanda), malfavore juĝis la « Bravan Soldaton », ne konsiderante la vulgarlingvecon de la dialogo, kiu eco nature donas alian aspekton al la lingvaĵo ankaŭ esp-a ol oni kutimas trovi en literaturlingvaj verkoj. Certe la problemo pri vulgarlingvo en esp-o ne estas jam finsolvita ; sed ni tamen ekprovu ankaŭ tiajn tradukojn : nur per la provado formiĝas lingvo.

K-do v. d. Plank (Dordrecht) dezirus trovi pli da allogaj artikoloj en « S-ulo », precipe por la komencantoj. Novaj anoj trovas la legaĵojn tro malfacilaj ; sekve oni malfacile atingas la prilaborotan terenon. La libro-katalogo de SAT ne estas sufiĉe loga, k ne aperas sufiĉe da novaj libroj ; tial la malprofito pro neaĉetado estas klarigebla. La stoko devas esti pli varia k la volumoj mem pli loge prezentitaj, ekz. kiel tiuj de « Populara Esp. Biblioteko », kiuj volonte estas aĉetataj k estas nekaraj.

K-do Eriksson (Stokholmo) ne havas kritikojn pri la agad-raportaro. Rilatante kiel peranto de SAT ofte skribe kun la centro, li ĉiam regule ricevis la respondojn ; li dankas publike pro la bona laborplenumo de la tri K-doj okupitaj pri la administraj laboroj de la centro. Rilate la perdojn en Leipzig, li opinias sin ankaŭ iom kunkulpa pro tio, ke li akceptis nur 4 librokestegojn ekspeditajn el Leipzig k konsilis sendi la ceteron al Parizo, konsciante, ke ne estas eble loki la centron de SAT al la « ekstrema nordo de la civilizita mondo ». Li kontraŭas al la K-doj, kiuj kritikis la lingvaĵon k la gazetojn de SAT. Ne kulpas la legaĵo, sed la spertomanko de la komencantoj, de la legantoj, se ĉi lastaj havas malfacilaĵojn. Oni devas verŝajne havi por la lernantoj specialan literaturon. Sed por pli sperta esp-isto estus tede ne trovi pli belan literaturon. En Svedio aperis antaŭ unu jaro « Gösta Berling » de S. Lagerlöf. Metu tiun libron en la manojn de komencantoj ! Ili tute ne povus kompreni la lingvon. Kulpas en tio la nesperto de la leganto, ne la literaturaĵo mem. Por mi do la aŭdita kritiko estas iomete neĝusta.

K-do Capoulade (Sète) proponas aperigi anstataŭ la nuna 8-paĝa « S-ulo » (6 paĝoj + 2 pĝ. « La Lernanto ») k 16-paĝa « S. R. », 12-paĝan « S-ulo »n k 12-paĝan « S. R. ».

K-do Pâris (Malakoff) miras rilate juĝon pri nekomprenebleco de « S-ulo ». Sed li ankaŭ ne trovas la enhavon tre alloga, ĉar ĉefe ĝi traktas administrajn problemojn, kio ne estas tre interesa. Oni nepre trovu la lokon, por enpresi en « S-ulo » ankaŭ kelkajn interesajn artikolojn. Li ne kredas, ke oni povos per la ordinara buĝeto ŝtopi la breĉon de 120.000 fr. Ne estas tolereble, ke 2-3 K-doj pruntedonu 10 milojn da frankoj. Ne estas bone, ke la asocio havu ŝuldojn, kiuj povos ĝin embarasi. La kongreso komisiu al la proponkom. ekzameni proponon pri eksterordinara kotizo aŭ ofero, kiun oni postulu de ĉiuj SAT- k LEA-anoj. Se la anoj de tiuj organizoj pagus unufoje kelkajn frankojn, tiel la financa situacio de SAT konsiderinde pliboniĝus. Oni petu tiun sumon por « ŝtopi la breĉon ». Li volas nenion riproĉi al la P.-K., kiu tre bone laboris, ĉar SAT laŭ li estas la sola lab. esp. asocio, kiu tre regule funkcias.

Tamen li atentigas, ke en la lastaj n-oj de la oficiala organo aperis reklamo pri libroj aŭ pri gazeto, eldonataj ekster la asocio, k kiuj havas tre tendencan karakteron, nome « Herezulo » k « Ĉu socialismo konstruiĝas… ». Ne volante diri sian parte aproban, parte malaproban opinion pri la enhavo de tiuj eldonaĵoj, li esprimas sian

— página 3 —

SENNACIULO — 69

nekonsenton, ke la organo de unueca organizo propagandu por libroj, kiuj enhavas atakojn kontraŭ tendenco de la lab. movado. Li proponas, ke oni komisiu al la proponkom. ekzameni, en kiuj kondiĉoj povas aperi reklamoj en « S-ulo ».

Reklamoj pri tendencaj libroj aŭ gazetoj ne aperu en sama formo, kiel propraj reklamoj, k oni ne akceptu reklamon pri ĉiuj tendencaj gazetoj.

K-do Vrees (Amsterd.) opinias, ke la stilo en « S-ulo » ne estas tro malfacila por sufiĉe spertaj esp-istoj. « S-ulo » troviĝu antaŭ ĉio en la manoj de la SAT-anoj ; ĝi ne estu iu instruilo por komencantoj. Li estas komisiita en milda formo riproĉi la redaktoron pro aperigo de iuj malkonvenaj spritaĵoj en « La Lernanto ». Tamen la respondo de la P.-K. en la lasta « S-ulo » jam kontentige ordigis tiun aferon.

K-do Juncadella (Zaragozo) trovas la stilon de « S-ulo » sufiĉe bona, tamen dezirus pli facilan stilon. La abonmono estas tro kara por hispanianoj ; Francio havas altan vivnivelon, k tial la eldonado de l’gazetoj estas multekosta. La P.-K. povus kontroli, ĉu eldono de l’gazetoj en Hispanio estus ebla. Kontraŭante la proponon de K-do Pâris pri ekstra kotizo, li male opinias, ke oni devus plimalgrandigi la SAT-kotizon. Li bedaŭras ne esti aŭdinta klarigojn pri la unuecfronta afero en la komentoj donitaj de K-do Ĝermen.

Dua Laborkunsido (5-a de aŭgusto, 14.45-a horo).

Ĉeestas proks. 175 K-doj. Prezidas K-do Eriksson, poste K-do Azorin.

(Daŭrigo de la diskutado pri la Raportaro de P.-K.)

K-do Österholm (Malmö) trovas nenion riproĉindan rilate la literaturan flankon de l’ SAT-eldonaĵoj. Eble kelkaj libroj ne estas tute bonaj laŭ beletristika vidpunkto, sed en lab. rondoj oni rajtas uzi la popularan lingvon.

K-do Banmer fiksas kiel principon, ke ĝenerale eraras nur tiu, kiu laboras. Ne estas mirige, ke oni trovas ĉe iu flanko erarojn. Estas strange postuli redakti « S-ulo »n tiel, ke lernantoj povu facile kompreni ĝin. Kion do dirus tiuj, kiuj estas nelernantoj k volas legi sociologiajn artikolojn ? Nur 2 paĝoj el « S-ulo » estas por lernantoj. La kursestroj devus bone konvinkiĝi, ke ili sekvante la parolan metodon povas komenci uzi legotekstojn, uzi « Petro »-n, k post tio ankaŭ legigi la librojn de SAT. Sociologiajn artikolojn oni ne povas verki en infana lingvo, do por komencantoj. K-do v. d. Plank citis la ekzemplon de la P.E.B.-libroj, sed ĝuste P.E.B. bankrotis, pro tio ke la esp-ista merkato hodiaŭ estas tre mallarĝa. Jes, antaŭ dek jaroj oni povis vendi pomile, ne nur pocente la librojn. Tial la P.-K. eraris rilate la entreprenon ADLEL ; sed ĝi faris eraron malpli profundan ol la eldonintoj de P.E.B., kiuj bankrotis. ADLEL ne bankrotis, ĉar SAT povis likvidi regule la nesukcesintan entreprenon.

Li ne komprenas, ke esp-istoj pretendas posedi tute ĝisfunde la lingvon esp-o, ne havante la « Plenan Vortaron » en manoj. Kursestroj, gvidantoj de LEA-grupoj k SAT-rondoj devus daŭre instigi al aĉetado de tiu verko. Oni konsilis rilati kun hispania presejo por eldoni SAT-literaturon. Principe — jes, praktike — ne. Li memorigas pri la sperto farita okaze de presigo de SAT-libro en Aŭstrio. La avantaĝo de l’pli malaltaj preskostoj estis pli ol nuligita per la transport- k dogan-kostoj k longaj klopodoj pri livero. Aliflanke la hispania merkato ne estas sufiĉe larĝa, por konsideri presigon de aparta eldono por hispanianoj. La buĝeto de SAT ne permesas ekvilibrigi samamplekse « S-ulo »n k « S. R. », kiel proponas K-do Capoulade (la diferenco inter la eldonkvantoj de ambaŭ organoj estas tro granda). Li miras pri la plano de K-do Pâris pri ekstra kotizo. Hispanaj k belgaj K-doj jam nun trovas la kotizon tro alta ; sekve tiu rimedo ne taŭgas. Estas limo aliflanke, trans kiun ni ne povas malaltigi la prezon : ĝi estas fiksita per la fakturo de l’presisto, plus send-afranko k cet. elspezoj. La reklamoj en « S-ulo » por nepropraj eldonaĵoj estas pagitaj ; tio rilatas same la reklamojn pri « Herezulo » kiel tiujn pri « ISK » k.a. (vd. la programlibron). Rilate la kritikojn pri la literatura nivelo de la SAT-libraro li rimarkigas, ke almenaŭ kelkaj eldonaĵoj havas nedubinde altan literaturan nivelon, ekz. la verkoj de K-do Lanti, kies stilon senrezerve laŭdis ĉiuj recenzistoj. Li nomas tiujn Lanti-ajn verkojn modelaj, tiagrade, kiel ĝis nun neniam aperis en la esp-ista literaturo (ekz. la traduko de « Kandid » k « Skizo pri Filozofio » k ankaŭ la originaloj).

K-do Belaud (St. Nazaire) diras responde al kritiko de K-do Pâris pri « Herezulo »-reklamo en « S-ulo », ke li ne sciis, ke tiuj anoncoj estas pagitaj ; sed eĉ se ili ne estus pagitaj, li aprobus la aperigon, ĉar la sennaciista spirito estas la fundamento de SAT. « Herezulo » stariĝis, ĉar por « S-ulo » la materialo estas tro ampleksa. Kritiki ne estas insulti. Akraj kritikoj kontraŭ Stalin ne estas kritikoj kontraŭ Sovetio, ili estas defendo al Sovetio. Laŭ K-do Pâris en « Herezulo » estas tro akraj kritikoj kontraŭ alitendencanoj, kiuj laŭ li mem staras ekster SAT, laŭ siaj propraj voloj. Ili faris skismon k ŝtelis (la vorto ne estas tro forta) grandan sumon al SAT. Konfuzi Sovetion k Stalin estas nur ago de tiu, kiu miksas homon k popolon, kiel se oni miksus ĉefministron, popolon, reĝon k sklavon. Atakante la reĝon, oni ne atakas la popolon. K-do Lanti ne volas ĉeesti la Kongreson pro multaj kaŭzoj, sed precipe ĉar oni tro atakis lian nomon. Li estas la fondinto de nia organizo, li donis tiun fortikan sennaciecan skeleton al SAT. Spite de skismoj, malamikaj klopodoj k erarigitaj fratoj SAT ankoraŭ vivas k daŭros vivi. La Sennaciista frakcio laŭ mi estas la antaŭgvardio de la SAT-anaro.

K-do Pâris tre dubas pri la sukceso de sia propono pri ekstra kotizo unufoja. Oni plendas el div. landoj pri alto de l’kotizo. Efektive ĉiuj kotizoj, ankaŭ tiu de SAT, estas malfacile pageblaj, pro la malalta valoro de l’valuto k aliaj cirkonstancoj. Li diras malpravi, se li proponus plialtigon de l’kotizo. Li opinias, ke centoj, miloj da K-doj libervole akceptus unufojan monoferon kelkfrankan, se oni anoncus tion. Ĉiu povus pagi laŭ siaj kapabloj. Per tiu rimedo oni finfine trovus almenaŭ kelkajn milojn da frankoj. Li renovigas sian tiurilatan proponon. Li asertas ne esti volinta ataki K-don Lanti, kiu fondis SAT k dum multaj jaroj dediĉis sian tutan forton al nia movado, malgraŭ aĉaj kalumnioj. Oni ŝuldas al K-do L. dankegon pro tio. Liaj tradukoj estas vere admirindaj. Sed lia lasta eldonaĵo tute ne spegulas la saman spiritostaton kiel lia laboro por unueca lab. esp. movado. Liaopinie Lanti faras nun la inversan laboron. Li faras en siaj broŝuroj, kion li ĝuste prave riproĉis al la IPE-anoj (Ties riproĉoj estis tute malpravaj). Sed en sia nova broŝuro K-do Lanti deklaras, ke la tuta gvidantaro de la 3. Internacio konsistas el perfidantoj, el faŝistoj eĉ, k li prezentas la sovetian reĝimon diversrilate kiel pli teruran ol la faŝista reĝimo.

Aŭ SAT volas resti tia, kia ĝi estis laŭ la volo de Lanti, aŭ SAT volas esti tendenca organizo. Se SAT volas esti unueca organizo, ĝi ne devas fari unuflankan propagandon kontraŭ tendenca movado, kiel la 3. Internacio. Tamen se tiu Internacio estus atakata, ĝi devus havi la rajton sin defendi. SAT havas la devon propagandi por la reunuiĝo de la tutmonda movado lab.-esperantista, la devon kondamni ĉion, kio pligravigas la skismon. Necesas, ke SAT restu mem unueca en tiu rilato k ebligu ankaŭ al anoj de la 3. Internacio esti SAT-anoj. Granda parto de la socialistaro en Francio ankaŭ malakceptus subskribi la artikolojn de « Herezulo ». Ni ne povas aperigi reklamon, eĉ pagitan, pri tiuj eldonaĵoj. Tiaj reklamoj plikuraĝigas la spiritostaton, kiu estas kaŭzo de la skismo. Se iuj volus propagandi por faŝistaj libroj morgaŭ en « S-ulo », ĉu la red. akceptus ? En la SAT-organoj presiĝu, kio konformas al Statuto de SAT. Se la Kongreso tamen opinias povi permesi daŭrigon de tiu propagando, tiuokaze la pagita reklamo estu klare dispartigita de la enhavo mem de « S-ulo » k « S. R. » ; ĝi ne aperu en la sama loko, kiel la reklamo por SAT.

K-do Lanti mem respondis en sia broŝuro k div. artikoloj al la kalumnio de IPE-anoj, kiun eldiris ĉi tie K-do Belaud, ke « la sennaciista frakcio estas kvazaŭ la bazo de SAT ». SAT konsistas el diverstendencaj K-doj, k nur la strukturo de la organizo estas sennacieca. Ankaŭ K-do Lanti mem ne asertas, ke « Herezulo » estas la sennaciista frakci-organo. En la frakcikunveno sennaciista mi proponos, ke « Herezulo » ne iĝu la frakciorgano. Sennaciismo volas forigi la landlimojn, dum internaciismo volas nur interpacigi la diversnacianojn. Sennaciistoj povas esti sekve ne nur la membroj de l’ S-ista frakcio, ĉar S. Frakcio ne estas nova politika partio, tendenco ; ĉiuj laboristoj devus esti sennaciistoj (eĉ anoj de la 3. Internacio). Oni ne miksu la kontraŭstalinismon de K-do Lanti kun sennaciismo. La proponkom. estu komisiata ekzameni tekston por reguligi la aperigon de reklamoj en la SAT-organoj.

K-do Chiland (Parizo) ĝojas ĉe la konstato, ke la programlibro de la Kongreso presiĝis en kooperativa presejo de Parizo k malĝojas, ke la samo ne okazas por « S-ulo » k « S. R. ». Li nomas la nunan presejon de l’SAT-gazetoj aĉa, ne havanta la sindikatan presmarkon. Oni transdonu, tuj kiam eble, la preslaborojn al la pariza presejo.

K-do Bonin (Machecoul) proponas rilate la monoferon eldoni kartojn kun ekz. 1-franka vendoprezo k disvendi ilin, kiel faris diversaj gazet-entreprenoj en Francio.

K-do Capoulade opinias, ke ni ne bezonas devigi la anojn pagi ekstran kotizon.

K-do Ĝermen kredas eble, ke oni pere de anoncoj en niaj gazetoj povas ĉirkaŭiri alian decidon de l’P.-K. Oni povas publikigi anoncojn en kiuj oni aperigas ofendan frazon. Li konfesas, ke li trovis tiajn frazojn. Lin tio ne multe ĝenas. Tute ne aperigi tiajn anoncojn, tia decido irus tro malproksimen ; ĉar oni devas havi la eblon studi librojn ankaŭ aliopiniajn por informiĝo. Se anoncita libro laŭ nia konvinko ne taŭgas, ni simple ne aĉetos ĝin. Ne necesas nun paroli pri eventualo de foriro de la ĝenerala linio, sed principe oni ne malpermesu la publikigon de fremdaj anoncoj. Ili nur havu anoncan karakteron.

Li diras, ke la opinio de K-do Belaud pri la Sennaciista Frakcio estas tute erara. Li konceptas SAT kiel organizon havantan kiel bazon la sennaciismon. Li mem ne kontentiĝas pri la enhavo de senn-ismo. Ĝi laŭ li nur povas esti unu formo de organizo, ĉar ĝi ne enhavas socialan teorion. Do tio povas esti bazo nek de SAT nek de politika alia organizo. Oni ne kritiku unuavice Sovetion, sed pli multe atentu pri aferoj okazantaj en la ceteraj, kapitalistaj landoj. Pri Sovetio regas tiom diversaj opinioj, ke ni devas eviti diskutojn forpelantajn aliajn K-dojn, kiuj ankoraŭ sentas sin ligitaj al Sovetio.

K-do Banmer respondas al K-do Chiland, ke la famo pri aĉeco de la nuna presejo de l’SAT-gazetoj estas nevera, ke la presisto bone interkonsentis kun la laboristoj rilate la sindikatan regularon. Sed eĉ se ne ekzistus regula kontrakto, ne estus eble ŝanĝi baldaŭ la presejon, ĉar restas ŝuldoj pagotaj. Li konsentus pri la ŝanĝo nur, se Chiland aŭ aliaj bonvolus pagi kontante tiujn ŝuldojn. Al rimarkoj de K-do Pâris li respondas, emfazante la rolon de K-do Lanti, kiu kun K-doj Glodo k Banmer fondis SAT, savis ĝin en Kasel, k precipe en Leipzig k Londono ; nur li, Lanti, faris tion. Ankoraŭ en la lasta n-ro de « Sur Posteno » (moskva eldono) oni povas legi plej fian insulton, nome ke Lanti estas kunrespondeca pri la mortigo al Kirov ! K-do Lanti ne forestas [?] ĉi tie, ĉar li estas malsana ; li sentas doloron, pro la supozo, ke multaj pensas, ke li mem estas kaŭzo de skismo. En SAT la pordoj ĉiam estas malfermitaj ; SAT neniam estis pli unueca ol nun. Antaŭ 3-4 jaroj ĝi ne estis unueca. Kiom da por-sovetiaj artikoloj aperis tiutempe en « S-ulo », kun la nura celo konservi en la vicoj ĉiujn anojn. Vane ! Antaŭ 4 jaroj la unueco ne estis ebla, ĉar K-do Lanti devis cedi. Hodiaŭ SAT estas maksimume unueca.

— página 4 —

70 — SENNACIULO

K-do Cachon (Parizo) skizas la historion pri serĉado de taŭga presejo post la translokiĝo el Germanio k elekto de l’Anemasa presejo ; li preferus, ke la libroj presiĝu en Parizo. Li malaprobis aperon en « S-ulo » de « herezaj » artikoloj de K-do Lanti, pro la unueco, sed plene aprobas la aperigon de « Herezulo », ekster la kadro de SAT. Oni parolas, ke tio malutilas al la unueco. En la unueca instruista sindikato francia la plimulto subtenas tezon similan al tiu de K-do Lanti. La tie farataj kritikoj kontraŭ Stalin estas eĉ pli akraj ol tiuj de Lanti. Li ne komprenas, kial oni ofendiĝas pri broŝuro pri Sovetio ; ĉar la punkto estas tre grava por la proletaro ekscii, ĉu oni tie vere daŭrigas la revolucian konstruadon aŭ ĉu oni deflankiĝas. Bedaŭrinde oni ne povas fari en SAT tiun diskutadon pro la sektemo de K-doj, kiuj ne ŝatas libere diskuti.

K-do Glodo (Parizo) deklaras, ke K-do Lanti ne volas partopreni la Kongreson, por ne esti kaŭzo kontraŭ la reunuiĝo. Post la atakoj de K-do Pâris decus ke K-do Lanti venu ĉi tien por eldiri sian opinion. Laŭ li neniu pli ol Lanti deziras la unuiĝon ; tion li montras per sia foresto. Li deziras, ke oni petu K-don Lanti ĉeesti la morgaŭan kunvenon.

K-do Chiland diras, ke por havi la mendon de SAT, la nuna presisto devigis la neorganizitojn sindikataniĝi (Voĉoj : Tre ĝuste !). Okaze de malakordo inter la laboristoj k la mastro, la malkontentuloj estis simple maldungataj. Li ne deziras, ke la ŝanĝo de l’presejo okazu tuj ; nur kiam eblas.

K-do Kruit deziras, ke la rubriko « Lingvaj Notoj » en « La Lernanto » servu kiel diskut-tribuno pri malfacilaj lingvaj punktoj.

K-do Pâris konsentas, ke oni ne devigu pagi kromkotizon, sed simple petu « ŝtopi la breĉon ». Cetere tiu afero estas kutimo en ĉiuj lab. organizoj. Li diras, ke li nur kritikas la aperigon de reklamo en « S-ulo » pri la lastaj eldonaĵoj de K-do Lanti, sed ke li admiras ties sinceron, kuraĝon k energion, ĉar tiu K-do dediĉas al siaj ideoj la tutajn tempon k monon. Oni ne devas konsideri la aferon de persona vidpunkto. Li diras ne esti kontraŭ K-do Lanti, sed por la bono de SAT. Ĝi ne nur restu, sed ankaŭ aspektu kiel vere ekstertendenca organizo. Oni ne donu al la malamikoj la eblon diri, ke SAT estas kontraŭ-unueca.

La prezidanto voĉdonigas la Raportaron de la P.-K., kiu estas unuanime aprobita.

La prezidanto voĉdonigas transdoni al la komisiono la proponon de K-do Pâris : « La Kongreso, aŭdinte la financan raporton, komisias al la P.-K., ke ĝi organizu eksterordinaran monkolekton por akceli la « ŝtopadon de la breĉo », per plej taŭgaj rimedoj (eldono de kartoj de SAT-Amikoj, vendotaj inter la lab. esp-istoj, monkolekto en rondoj k grupoj, ktp.). » (Akceptita kontraŭ kelkaj voĉoj.)

La prezidanto voĉdonigas transdoni al la komisiono la proponon de K-do Pâris : « La Kongreso decidas, ke la pagitaj reklamoj pri fremdaj libroj k revuoj aperantaj en la SAT-eldonaĵoj, estu en speciala kadro k loko, ekster la tekstoparto. » (Akceptite.)

Krome la Kongreso komisias la Propon-komisionon prezenti ĉe la lasta kunsido Gvid-rezolucion.

La Reunuiĝo de la Movado

K-do Banmer sciigas pri ricevo de letero adresita al la Kongreso el IPE-centro, Leningrado, kun akompana skribaĵo adresita al K-do Pâris kiel prezidanto de la O.K.K. k respondanta al antaŭa letero de tiu K-do. Li petas K-don Pâris respondi, je kies nomo k komisio li korespondadis kun IPE-centro, k prezenti la tekston de la letero, kiun li skribis.

K-do Pâris klarigas, ke li antaŭ unu monato ricevis al sia privata adreso skribaĵon de IPE-Amsterdamo, destinitan por F.E.O. (la skribaĵo estis sendita al ĉiuj LEA-oj). Li opinias, ke IPE sendis tiun leteron tra liaj manoj, por povi titoli lin « kara kamarado », post la batoj k insultoj ricevitaj el tiu flanko ankoraŭ antaŭ ne tre fora tempo. Li respondis private pri diversaj punktoj al la Amsterdama IPE-oficejo k li ricevis respondleteron al la O.K.K. je sia persona adreso. Kopion de sia letero li ne povas prezenti, ĉar li ne estis avertita pri tio.

K-do Banmer insistas pri la gravo de tiu afero k miras, ke K-do Pâris lasis hejme dokumenton, per kies enhavo iĝus klara por la Kongreso la senco de la IPE-letero. Eble K-do P. skribis ion, kio ligas SAT !

K-do Pâris respondas, ke li skribis persone por iniciate proponi, ĉu eblas, ke la kongreso de SAT sendu delegitaron al la IPE-kongreso. Li ricevis jesan respondon.

K-do Glodo rimarkigas, ke tian leteron pri sendo de delegitoj oni ricevis k traktis ankaŭ ĉe la FEO-komitato, k ke la komitato decidis preskaŭ unuanime respondi negative. Li estis komisiata respondi, sed K-do Pâris mem, nepetite, jam aranĝis la aferon.

K-do Bartelmes legas la tekston de la letero de IPE-centro (Leningrad) (vidi en aŭgusta « S-ulo », p. 63). Poste la projekton de respondo (vd. la preskaŭ senŝanĝan definitivan tekston en aŭg. « S-ulo », p. 63).

K-dino Glodo-Tinland : « IPE faris al FEO proponojn pri unueco, kiuj celas starigi Internacian unuiĝon de LEA-oj. Sed kiu diras « internacia », agnoskas la ideon de nacio. Ni kiel anoj de sennacieca asocio devas celi forigi la sencon « nacio ». Kompreneble diverslingvanoj pro lingvaj baroj devas organiziĝi internacie. Sed por ni esp-istoj, la lingvaj baroj ne ekzistas. Pro tio ni ne devas akcepti esti konsiderataj kiel anoj de germana nacio, aŭ de aŭstra nacio, aŭ de franca nacio, sed kontraŭe kiel anoj de tutmondo. Tio devas esti nia opinio kiel SAT-anoj. Kiam oni studas la francan historion, oni vidas, ke en la mezepoko estis en Francio multaj provincoj tute aŭtonomaj k naciecaj (nacio Bretonio, Burgonjo, Provincio, ktp). Tiuj malgrandaj nacioj trudis al siaj anoj patriotismon, kiel nuntempe la grandaj nacioj penetrigas saman senton en siajn enloĝantojn, k inter tiuj nacioj dank’ al patriotismo okazadas militoj k militoj. La historio de Francio, mezepoka k moderna, estas sinsekvo de intermilitado inter la div. provincoj. Nun la unueco estas farita en Francio k la patriotismo laŭ provincoj iom malaperis k kunfandiĝis kun franca patriotismo, k tiu lasta en 1914, — ne kaŭzis la militon, kompreneble, sed naskis la « Sanktan Unuecon », kiu forportis la francojn kontraŭ la germanoj. Sanktan unuecon oni nun volas denove veki, k bedaŭrinde grandparte oni sukcesas. Ni esp-istoj devas lukti per ĉiuj rimedoj kontraŭ ĉiujn ŝovinismojn. Unu el tiuj rimedoj, laŭ mi, estas malakcepti esti anoj de nacio en nia esp-ista movado. Kaj rilatante al la propono de IPE, mi volus, ke la Kongreso [nelegebla] esprimu kontraŭ ŝanĝo de l’sennacieca strukturo de SAT. Ni devas rifuzi unuecon laŭ nacieca strukturo ».

K-do Belaud atentigas, ke la P.-K.-anoj en sia propono de respondo al IPE forgesis paroli pri la rabita SAT-mono.

K-do Banmer (k kelkaj aliaj) : Tia memorigo estus vana. Ni ne funebras…

K-do Pâris diras ne povi akcepti deklaron pri lia persono, faritan okaze de letero skribita de li persone. Por bone kompreni la unuecan demandon, oni ne devas ekzameni ĝin aparte, sed en la kadro de la tutmonda lab. movado. La kaŭzo de la skismo estis, ke antaŭ pluraj jaroj la anoj de Komintern ricevis la ordonon konkeri la gvidadon de ĉiuj organizoj k fari ilin bolŝevikaj. Kiam ili ne povis, ili devis detrui ilin k poste krei novajn. Do ilia konstanta politiko konsistis en tio trompi la membrojn en la div. landoj, unuiĝi eĉ kun reakciuloj, por rezulte alvenigi faŝismon. Sed ekz. en Francio nuntempe la komunistoj fariĝis pli oportunistaj ol eĉ la socialistoj, pli inteligente oportunistaj. Okazis do granda ŝanĝo. Tio montras, ke estas ŝanĝo ankaŭ sur nia kampo. Iuj kredas : pro malsukceso de la ĝisnuna politiko, iuj eble : pro la ŝanĝo de la sovetia eksterlanda politiko. Almenaŭ en Francio, de unu jaro ni spertis, ke la 3-internacianoj tute ĉesigis la atakojn kontraŭ la organizoj, kiuj akceptis komun-agadon (inkluzive la maldekstraj burĝaj partioj). Ili nun tute lojale rilatas al la gvidantoj de tiuj organizoj, — eĉ tro lojale. Francia soc. k kom. partio komplete ĉesigis la disputadon ; multaj organizoj aliĝis la t.n. « Popolan fronton », kiu sola savis nin de faŝismo. K nur el ĝi ni povas esperi pluan savon. Kelkaj organizoj jam reunuiĝis. Estas traktoj pri reunuiĝo inter ambaŭ sindikatar-unuiĝoj (C.G.T. k C.G.T.U.). La komunistoj iom post iom forlasis siajn postulojn por ebligi la unuecon. Antaŭ tiuj faktoj ni devas nin demandi, ĉu ni ne povas aranĝi la samon. Li jese respondas. Li esperas je baldaŭa reunuiĝo de la lab. movado, sur la sindikata, sur la sporta k, kiel lasta, sur la …esp-ista kampo (ĉar ĉi lasta malunuiĝis laste, tial oni malplej okupiĝis pri ĝi). Li kredas vidi, malgraŭ antaŭnelongtempaj tute ne akcepteblaj atakoj kontraŭ SAT k K-don Lanti en IPE-organoj, ekaperi novan spiritostaton, aŭ efikon de novaj instrukcioj (ekz. kontraŭ li, en leteroj, kiujn li ricevis). Li ne kredas pri manovro ; certe, la kom-istoj ne ŝanĝis sian celon (sovetreĝimon ĉiean), sed la preparata kunlaboro estas sincera. Tio montriĝis en Francio. Restas unu diskutpunkto : la kritikoj pri Sovetio. Ĝi restas zorge pridiskutenda antaŭ la reunuiĝo. Dua diskutpunkto estas : sennacieca k internacia organizformo. Li estas por konservo de la sennacieca strukturo, — ne pro la sennaciistaj motivoj cititaj de K-dino Glodo, sed pro tio ke Internacio konsistus el tute malsamspecaj landaj sekcioj, parte tute komunistaj, parte tute socialistaj, parte eventuale anarkiistaj — laŭ la reganta influsfero. Ankaŭ la internacia organizformo liveras okazon por manovroj. Plie ĝi plifortigas naciismon. Pro tio li subtenas la proponon konservi la sennaciecan strukturon… aŭ la avantaĝojn de la sennacieca strukturo en la tutmonda organizo reunuiĝita.

Krome li proponas sendi delegitojn al la kongreso de IPE. Li opinias tian sendon okazo de propagando por SAT k unua paŝo por unueco de la movado. Li citas kiel modelon la parte realigitan agad-unuecon en la pariza regiono (rilate komunajn manifestaciojn k kunsidojn) k la parolliberon, kiun li ĝuis en IPE-grupa kunveno. Li deklaras neniakaze akcepti esti delegito al Antverpeno.

K-do Cachon deklaras subteni la proponon de K-dino Glodo rilate la sennaciecan organizformon. Li citas por ekzemplo, kiel internacia organizformo favoras blufon k manovrojn, la historion de franca provinca IPE-grupo (en Sens), kie la lernantoj antaŭ la kursmalfermo jam ricevis membrokartojn ; la kursanoj neniam lernis trans la 6-an lecionon, tamen estas anoj de esp. organizo (IPE).

K-do Prent trovas la respondon al IPE, proponitan de la P.-K., ekstreme milda. Li tre bone memoras la Amsterdaman kongreson, k kio poste sekvis : la insidoj, kalumnioj kontraŭ SAT, kc. Tamen li aprobas la sendon de tiu respondo. Por « batalo kontraŭ faŝismo k milito » (kion rekomendas IPE) ekzistas politikaj partioj k profesiaj sindikatoj. Tio transiras la limojn de nia laborkampo. Atakante la Stalinan reĝimon oni ne atakas la sovetan popolon. Kritikaj atentigoj rilate Sovetion povas nur utili. Sennaciismo devas havi ankaŭ sian lokon en la supertendenca organizo. Ni ĉesigu la insultojn ? Oni ne trovas tiajn en « S-ulo » ; nur respondojn al alies insultoj. Ni estu singardaj en rilatoj kun ŝanĝiĝemaj organizoj, kiel la 3. Internacio. Unue ili insultas demokration, k kiam ili havas okazon ekokupi per demokratio postenojn, ili subite kvazaŭ adoras la demokration. Laŭ li, iliaj proponoj estas aŭ manovro aŭ sento de malforto. En Amsterdamo ili vokis al kongreso en Moskvo ; ĝis nun tiu kongreso ne okazis ! Nun ilia dua kongreso okazos (kongreso estas tro diri : tio estas nur konferenceto). Ekster Sovetio laŭ propra konfeso ili havas nur 300 membrojn. Eniro de la SAT-organoj en Sovetio devus esti kondiĉo por unueca agado ; mi vidis ĉi tie dokumenton pri ne-enlasitaj SAT-eldonaĵoj. Rilate al PEK [?] ankaŭ ĉe la kongreso de l’nederlanda federacio prezentiĝis propono : oni konstatis, ke

— página 5 —

la sekcioj de NFLE ne ŝatas amas-korespondadon ; ili mem volas korespondi sen ajna kontrolo. Ĉe PEK estas kontrolado : ne povas aperi ĉiaj leteroj, sed nur tiuj de iu tendenco (3. Internacio). Se ni aliancus k donus la taskon de informbultenoj al la frakcioj, tiam devus povi aperi leteroj de ĉiuj tendencoj. La alianco povus havi sekvojn por la LEA-oj. Ili devus ankaŭ rilati kun la landaj « Unuigaj Komitatoj ». La Ned. LEA neniam interrilatos kun la landa Unuiga Komitato de IPE.

K-do Eriksson diras, ke li sufiĉon spertis dum pli ol 30-jara laborado en la lab. movado k scias pri neceso de unueco. Sed la nun pritraktata problemo lin tute ne tuŝas kore. Li bone memoras Gotenburgon, Leipzigon k Londonon, kie oni komencis la manovrojn, k admonas al singardemo. Li ne kredas ebla fari unuecfronton kun la anoj de Moskvo. Eble tio estas ebla en Francio, sed en Svedio oni ne povas kunigi fajron kun akvo. Li dezirus, ke la principaj postuloj de SAT estu pli akraj ol tiuj starigitaj de la P.-K. Sed por hodiaŭ li opinias sufiĉa la respondon de l’P.-K. Eĉ se oni akceptus niajn postulojn, oni neniam intencus sekvi ilin. Nur la tempan, la ŝajnan agon oni volas fari, por trovi eliron el la labirinto. Por la esp-a movado tio havas nenian signifon. Eĉ la dezirindan rezulton, ke la personaj insultoj en la oficialaj IPE-gazetoj ĉesu, li apenaŭ opinias atingebla. Li legis eksterlande « Sur Postenon », k aŭdis ĉi tie kun miro, ke ekzistas eĉ du diversaj eldonoj (K-do Banmer : tri !) de tiu gazeto. Ankaŭ la gvidantojn de Sveda LEA, aktivajn dum jardekoj en la lab. movado, oni tie insultis kiel etburĝojn. Rilate la SAT-gvidantojn la insultvortoj estas nenomeblaj. Se tiurilate ia pacostato estus atingebla, tio estus jam grava rezulto ; pri organiza kuniĝo ni ne pensu. La gvidantoj de la sveda LEA neniam konsentos fari la kuniĝon kun tiuj uloj, kiuj estas organizitaj en IPE.

K-do Ĝermen konsentas pri tio, kio estas dirita rilate la konservon de la organizformo de SAT, k akceptas tion, kion K-do Eriksson diris rilate la gazet-insultadon. Sed li opinias, ke el tiuj stratbubece kondutintaj personoj ĉe la Amsterdama kongreso (eĉ doktoroj kondutis tiamaniere !) multaj ne plu estas en IPE. « Novaj IPE-anoj nenion scias pri la pasintaĵoj ; la travivaĵoj faritaj de ni en la pariza regiono montris, ke la unuiĝo (mi ne volas diri, la organiza), la kunlaboro neniel malutilis al ni. Ĉar ni sentas nin sufiĉe fortaj por rebati kontraŭajn dirojn. Ni ne timu la sekvojn de tiu unuec-agado ! Min inspiras la vortoj skribitaj sur ĉi-supra tuko. Mi iom kritikas la kategoriecon de la deklaroj el Svedio k Holando. « Neniam ! » — tio estas eraro. Min ne influas diraĵoj pri mi kiel « marioneto de Lanti », pro tio ke mi defendis K-don Lanti kontraŭ la vortoj « pagita agento de l’kapitalismo », kvankam ni ne havas la saman politikan opinion. Mi same defendus ĉiun alian kontraŭ kalumnio. Inter K-doj devus regi sincero. Ĉu la IPE-proponoj estas sinceraj aŭ ne ? Ni ne devas konsideri la pasinton. Mi ankaŭ venis el lando, en kiu oni ĝis la lasta tago diskutis pri la pasinto, ĝis ekrego de Hitler. Kaj nun la unuiĝo fariĝis en la internigejoj (Vokoj : Eĉ tie ne !) … en la tomboj nur ! Oni ne sufiĉe konsideras la gravon de l’horoj nun vivataj. Oni forgesas pri la franca ekzemplo de grandskala unueco, kiu certe ne garantias kontraŭ faŝismo, sed almenaŭ jam havis rezultojn favorajn. Ankaŭ en Svedio k Nederlando povos ekesti faŝismo. Ĉu ni kiel lab. esp-istoj ne havas la taskon subteni la partiojn k sindikatojn kontraŭ komuna malamiko ? Ni devas klopodi pligrandigi la ŝancojn por esp-o per nia organizo. SAT estas esp-ista organizo sen sociala enhavo, sen sociala teorio. Ĝi ne povas anstataŭi politikan partion, kunigante divers-opiniantojn. En tiuj kondiĉoj mi opinias facile trovebla kunlaboron. Se ni ne volas kune perei, ni devas trovi vojon por unuiĝo. Organizan unuiĝon mi konsideras tro frua, sed jam kune estas farebla aranĝo, por malhelpi la bedaŭrindan spektaklon de l’gazet-insultoj en « Sur Posteno » k krei kamaradecan spiriton. Multaj diras, ke se la sektemo ambaŭflanka kontinuus, nia movado ludus nenian rolon. SAT povas ekzisti pro tio, ke en ĝi kuniĝas divers-tendencanoj. Mi ne volas ĉiam esti en rondo de samopiniaj K-doj. Mi ŝatas esti inter divers-opiniantoj, ĉar tio instigas min al plua studado ; mi estas liberpensulo. Havante la forton diskuti, ni ne timu fremdan opinion ; sed la kondiĉo estas, ke ni konsideru la aliajn sinceraj. »

K-do Banmer diras, ke same kiel la K-doj en Germanio faris malbonsperton kun Hitler, tiel same ni SAT-anoj faris malbonsperton antaŭ 3-4 jaroj kun tiuj personoj, kiuj trompis nin, fondis IPE k nun sidas ĉe ties centro. Ni ne tro fidu ilin. Liaopinie ne povas temi pri malapero de SAT k de IPE, por fondi trian organizon. Povas temi nur akiri interkonsenton pri kelkaj gravaj punktoj formulitaj en la letero de l’P.-K. responde al IPE. Pri tiu respondo estu la diskuto.

K-do Scott (Letchworth) aprobas la dirojn de K-do Ĝermen. Li ne faris la samajn spertojn rilate la komunistojn kiel K-do Eriksson. Li opinias, ke eĉ se la IPE-proponoj estus manovro aŭ signo de malforto, tio ne povus esti motivo por ne sendi delegitojn al Antverpeno. Se vere estas malforto, tiom pli bone por la unuiĝo, kiu fortigos ambaŭ flankojn ! Li komprenas la senton de la pioniroj de la movado k vidas la malfacilojn por unuiĝo ; por li mem ne estas malfacile forgesi la pasinton k li petegas, ke la pasinto ne ligu la estonton. Li tre ŝatas Lantin k la elokventan laŭdon pri li de K-do Banmer, k imagas, kiel malfacile estas por tiu K-do forresti de la kongreso, kvankam li loĝas proksime ; sed en tiu afero la personaj punktoj malfeliĉe estas tiel gravaj, ke li bone agas. Oni tial ne invitu lin veni. Li deklaras sin preta pagi la vojaĝelspezojn por du delegitoj.

K-do Kruit opinias, ke la unuecfronta ondo trairanta la mondon rezultas el la nuna politiko de Sovetio. Oni konstatas la diferencon inter div. landoj : en Francio oni akceptis kunagadon, en Svedio k Holando oni kategorie rifuzas. Do la opinioj ankaŭ inter niaj membroj diferencas. K-do Pâris laŭdis la en Francio atingitajn bonajn rezultojn tiurilatajn ; sed se morgaŭ venos novaj instrukcioj, kio tiam okazos ? Forviŝi la pasinton ? Sed el la pasinto, el la historio oni povas tiri konkludojn por la estonto ! Li konas komunistojn, en la holanda Federacio same kiel en SAT, kiuj bonege kunlaboras kun tiuj organizoj (ili eĉ restis membroj) ; alia parto skismigis k forlasis nian movadon. Se tiuj lastaj lojale pretas ŝanĝi sian starpunkton, ili iru la vojon returnen k revenu en SAT, ne kiel organizo, sed kiel membroj ! Sed tiam ili montru per faroj, ke ili estas vere bonaj SAT-anoj. Li aprobas sendon de delegitoj, kiuj eldiru, kion ni priparolis k deziras.

K-do Pâris dubas, ĉu inter la cent mil membroj de la franca socialista partio multaj povus aprobi tion, kion oni ĉi tie diris pri la sennacieca strukturo. La K-doj studu el la spertoj faritaj en Francio. Kvankam ankaŭ li memoras esti insultita de l’IPE-anoj, li konstatas hodiaŭ iun ŝanĝon. Ni vivu en la nuna tempo, ne en la estonto. La komunistoj morgaŭ agos kiel hodiaŭ, ĉar ili ne povas agi aliel. La komunistoj ribelis ĉe la bazo kontraŭ la ĝisnuna taktiko de Komintern. La partiestroj ne plu povus trovi ĉe la membraro la eblecon inciti ĝin kontraŭ alitendencanojn, kiel estis antaŭe. La laboristoj ne plu komprenis la fratbatalojn ; tial la estroj devis ŝanĝi sian sintenon. Do la laboristoj ne permesus denovan ŝanĝon. La manifestacioj de l’14. julio estis neesperita sukceso. Ni ne cedu ion certan kontraŭ io necerta. Ni ekzamenu niajn problemojn kun deziro pri unuiĝo. Ĉu inter ni ne estas K-doj, antaŭ ĉio kontraŭ-komunistaj, antaŭ ol esti laboristoj ? Tion li ne diras por K-do Erikson, sed por aliaj, kiujn li konas.

K-do Prent spertis en Nederlando, depost la disiĝo post la Amsterdama kongreso, ke la opoziciuloj (NUK-anoj) nur malutilis al la esp. movado, sciante nur fuŝlabori. Ili blufas same kiel la IPE-centro, sed iliaj faktaj rezultoj estas nulaj, dum nia Federacio kreskis ĝis preskaŭ 4.000 membroj de 70 en 1926. Kiel diris K-do Kruit, SAT restu malfermita al ĉiuj honestaj K-doj.

K-dino Glodo-Tinland diras, ke la vortoj de K-do Pâris povus veki impreson, kvazaŭ la P.-K. estus kontraŭ unueco ; sed fakte ni faras provon ĉe tiu ĉi kongreso, por starigi bazon por firma unueco. K-do Ĝermen diris, ke daŭranta sektemo ambaŭflanka malhelpus fortan movadon. La respondo de l’P.-K. volas ŝirmi nin kontraŭ sektemo. Kiuj estas la plej sektemaj : K-doj, kiuj disvastigas nur unu tendencon, laŭdas nur unu registaron aŭ organizon, aŭ tiuj, kiuj volas ke ĉiuj tendencoj povu libere vivi k sin instrui ? En 1931 venis ordonoj el Moskvo por fari skismon. Nun venis ordonoj fari unuecon. Ni volas unuecon, ne de ŝafoj, kiuj obeas, sed de plene konsciaj homoj. Kiam oni konstruas domon, oni unue faras firman fundamenton. Antaŭ ol akcepti unuecon, oni devas diskuti pri la fundamentoj de l’unueco. Laŭ ŝi la respondo de l’P.-K. estas unua ŝtono de la fundamento. Oni akceptu plene la respondon de l’P.-K.

K-do Juncadella (Zarag.) opinias, ke ĉi tie troviĝas K-doj, kiuj vidas nur danĝeron en la unueco. Se ni volas kontraŭbatali la faŝismon, ni faru unuecon.

K-do Glineur (Bruselo) parolas pri vizito de IPE-ano M. en Bruselo, kiu faris belajn frazojn, sed pensis tute aliel ; la bruselanoj spertis jam delonge, ke la Liega IPE-grupo estas mallojala, k ili rifuzis sendi delegitojn al Antverpeno.

K-do Vrees (Amsterdamo) diras, ke li, kiel ni ĉiuj, volas la unuecfronton, sed ne kun tiuj uloj, kiuj prirabis la organizon k minacis ĝin frakasi. Al tiuj, kiuj estas pretaj unuiĝi, ni vokas : via loko estas en SAT, hodiaŭ kiel iam. Se vi ne deziras tion, — tiam vi ne volas ĝin pro manovro, pro taktiko. La postaj generacioj povos juĝi pri la hodiaŭa decido.

K-do Joan (Parizo) diras, ke turnante sin al la koro de l’laboristoj, oni ĉiam povas konduki ilin, kiel oni volas. Vokante por unuecfronto, oni parolas al la koro de l’K-doj. Lignaĵisto, tornisto, kiu laboras, estante eble nek socialisto, nek komunisto, ĉiam estas por frateco kun aliaj lignaĵistoj, tornistoj, el aliaj landoj kiel laboristo. Sed nin turnante al la koroj, ni nur unuflanke traktas la problemon. Kiam K-do Pâris tiel belparole priskribis la okazintaĵojn en la tutmonda lab. movado, li, Joan, pensis pri gvidantoj de organizoj (ne lignaĵistoj, ne tornistoj), kiuj dum jaroj perfidis nin, dum jaroj mensogis al la lab. klaso. Li imagas najbaron, kun kiu li vivis longtempe, kiu ĉiam malbonagis al li, perfidis lin. Subite tiu venas, dirante : Donu la manon. Kompreneble li malfidas. Kiel ne estus same rilate gvidantojn de organizoj, kiuj tute malvarme, racie, antaŭpripensite, flegme malutilis la lab. movadon ? La konkludo de K-do Pâris estas eble politika (la gvidantoj preskaŭ ĉiam tiel konsideras la problemojn) ; estas mastroj, kiuj tiel decidas : ni unuiĝu, — ni disiĝu… Li ne konsilas sekvi la rekomendojn de tiuj gvidantoj. Tiuj, kiuj skismigis, konfesu antaŭ la reunuiĝo sincere, ke ili eraris. Kaj tio estu unu punkto en nia respondo al IPE : ni postulu, ke ili diru, ke ili eraris. Post tio K-do Pâris estus prava, kiu diris mem, ke ili flegme skismigis.

Ĉiuj pasintjaraj komedioj (pli vere tragedioj) de l’lab. movado estis organizitaj de l’Moskva centro. Vi ĉiuj aŭdis pri Sovetlando, sovetreĝimo. Vi nur povas kredi aŭ nekredi rilate tion ; vi kredas, fidas, sed — ĉu eĉ unu aŭ du homoj ĉi tie vidis Sovetion k vivis kun sovetianoj dum longa tempo ? k vidis sovetianojn foririntajn el Sovetio ? Imagu, ke tio, kion vi fidis, kion vi kredis, ne estas vera, ke dum jaroj laboristoj tie malsatas anstataŭ vivi en abundeco ; anstataŭ liberi, laboristoj-kamparanoj estas sub la jugo de mezepoka (sed per modernaj teknikaj rimedoj ekipita) absolutismo. Imagu, ke vi eraris, ke vi kredis, ke en Sovetio la laboristoj mem decidas pri sia sorto… Starigu nur tiun demandon k ĉesu respondi, antaŭ ol proprokule vidis, kio tie okazas. En nia respondo ni nepre postulu, unue ke « S-ulon » k sennaciismon oni rajtas propagandi en Sovetio, k due, ke la interkorespondado nepre povu okazi individue… ne inter fabrikoj ; — en grandaj fabrikoj ne laboristoj skribas la leterojn, sed komitato aŭ, nescieble kiu… Ke ne okazu, kiam SAT-anoj petas

— página 6 —

al laboristoj en Sovetio informojn pri salajro, prezo de pano, viando, ktp, ke tiam ili ne ricevas respondon aŭ nur antaŭe presitan oficialan tekston. Sekve ni diru al la gvidantoj de IPE : vi perfidis nian aferon, sed se vi permesas, ke SAT k sennaciismo propagandiĝu en Sovetio, tiam oni povas forviŝi la pasinton.

La prezidanto voĉdonigas 1) la tekston por letero al IPE proponitan de la P.-K. (entenanta 4 proponpunktojn al IPE). Akceptite kontraŭ 1 voĉo ; 2) post interveno de K-do Ĝermen, kiu opinias, ke tiaj decidoj ne estas en la kompetento de IPE, — la du aldonajn paragrafojn proponitajn de K-do Joan, nome : « Libera enkonduko de « S-ulo », « S. R. » k ĉiuj SAT-eldonaĵoj en Sovetio » ; « Libera korespondado individua inter laboristoj el Sovetio k la cetero de l’Mondo ». Akceptite per 60 kontraŭ 31 voĉoj.

La prezidanto voĉdonigas la sendon de delegitoj al la IPE-kongreso, kondiĉe ke la pago de l’kostoj ne estu je la ŝarĝo de la SAT-kaso. Akceptite per plimulto.

La prezidanto voĉdonigas proponon de K-do Glodo, inviti K-don Lanti veni al la morgaŭa kunsido (post rimarko de K-do Ĝermen, ke superfluas voĉdono pri invito al kongresano). Akceptite.

Fino post la 18-a horo.

⁂

Vespere K-do Paŭlo Neergaard el Kopenhago (magistro por plantpatologio k heredoscienco) lekcias antaŭ 125 personoj pri « Rasoscienco k rasopolitiko ». La interesa parolado sekvigas viglan diskuton (pri raskruciĝo, malsupereco de l’negra raso ks.).

TRIA LABORKUNSIDO

(6-a de aŭgusto, 10.30-a horo).

Prezidas K-do Prent. K-do Vrees raportas je la nomo de la Proponkomisiono k legas kune la tekstojn de la 1-a, 2-a k 7-a propono (ĉar havantaj rilatojn unu al la alia ; tekstojn vd. en la n-oj 429 k 431). La komisiono proponas akcepti la unuan proponon „pri supertendenceco de K-do De Bruin ; la dua estas solvata per la Regularo pri Frakcioj proponita de la P.-K. En tiu regularo la komisiono proponas aldoni la vorton « aplikado » ĉe la dua linio de la dua paragrafo ; la vorton « agnoskita » antaŭ « Frakcio » ĉe la 8-a linio de l’sama paragrafo ; anstataŭi la vorton « maksimume » per « proksimume » en la sekvanta linio. La komisiono rekomendas akcepti, kun tiuj etaj ŝanĝoj, la tutan Regularon.

K-do Pâris proponas aparte trakti la unuan prop. de K-do De Bruin k deziras, ke la lasta propozicio de tiu deklaro tekstu jene : « (komisias al la P.-K….) k aperigi en la SAT-eldonaĵoj neniun tekston, kiu pro sia enhavo aŭ formo estus ofenda al iu ajn tendenco ». Tiu teksto estas pli klara, k per tio la P.-K. havas pli da libero ; estas grava diferenco kompreneble inter disputpunktoj k diskutpunktoj.

K-do Ĝermen motivigas la prezenton de la frakci-regularo ; lastjare la P.-K. ricevis absolute partitendence verkitajn manuskriptojn de la frakcio « Bolenfrasat », kliŝojn el la partigazetaro. Ni rifuzis la aperigon, k la Bolenfrasatanoj cedis al nia argumento, ke oni atendu la decidon de l’ Kongreso. Certe la prezentita regularo havas ankoraŭ manketojn, sed almenaŭ ĝi estas verkita surbaze de la faritaj spertoj.

K-dino Glodo-Tinland notas, ke K-do De Bruin deziras ne-enpreson de artikoloj pri punktoj, en kiuj disiĝas la div. klasbatalaj organizoj ; en la komentoj li aludas la punkton Sovetio. Se oni presigos en « S-ulo » favorajn sciigojn pri Sovetio, oni ofendas la K-dojn, kiuj tute ne aprobas la nunan sovetan registaron. Se oni enpresas malfavorajn, oni ofendas tiujn, kiuj aprobas la registaron. Sekvo de tiu propono estus do, ke oni tute devas prisilenti Sovetion. Sed la sovetianoj estas anoj de la Mondo. Ili spiras kiel ni k bezonas panon k liberecon kiel ni. Tial ŝi kontraŭas tiun proponon. Ekzemple, ĉu oni rajtos aperigi en « S-ulo » raporton pri mortpafo al rusaj fervojistoj okaze de akcidento, en kiu ili estas implikitaj ? En Francio la laboristoj tiuokaze treege kontraŭbatalas la kompaniojn, kiuj volas puni per malliberejo (ne per mortigo !) lokomotivistojn, kies trajno akcidentis.

K-do Pâris opinias, ke K-do De Bruin simple celas malebligi, ke estonte en « S-ulo » aperu tiaj raportoj, kiaj pri la kunsido de la Sennaciista Frakcio en Valencio, kun longaj citoj el letero de K-do Lanti enhavanta kritikojn pri la nuna soveta reĝimo. Tiu letero okazigis disputon. La komisiono opinias, ke la P. K. ne devas esti ligata per teksto, kiu instigos ĝin neaperigi artikolojn, en kiuj ne estas disputpunktoj, sed kiuj povos okazigi diskutojn. Tial li proponis la ŝanĝon en la lasta alineo. Tio ne signifas, ke oni rajtas nenion aperigi pri Sovetio. Ofendaj estas tekstoj, en kiuj oni deklaras, ke la tendenco, kiu regas en Sovetio, estas faŝista. Sed se oni kontraŭrajte mortpafas iun, tia fakto devas esti konigata, k oni devas akcepti tion senproteste, se la prezentmaniero estas vere neofenda. Kompreneble eĉ tiuokaze protestos iuj K-doj ; tio estas neevitebla, k solvo kontentiganta ĉiujn pri tio ne ekzistas. La P.K. decidu laŭkaze pri la formo de la teksto, k ni ĝin fidu en tio.

K-do Cachon pensas, ke la letero de Lanti al la senn-ista frakcio ne entenis precize atakojn kontraŭ Sovetio, ĉar ĝi konsistis el cito de registara dekreto kun komentoj laŭ frakcia vidpunkto. Nur la formo de l’komentoj estis maltrafe elektita, sed la publikigo de l’dekreto per si mem ne estas insulta. La P.-K. decidu, ĝis kia grado povas daŭri diskuto.

K-dino Moore (Londono) subtenas la proponon. Insultojn kontraŭ Sovetio oni ne devas legi en « S-ulo ». Oni nur sin demandu, ĉu oni volas la unuecon en nia internacia organizo. Se ni permesus interbatalon en la organizo, laboro ne estus ebla, nek la unueco.

K-do Ĝermen opinias, ke ankaŭ cito de faktoj povas esti ofenda k malobjektiva. Nome, se oni ne konsideras la cirkonstancojn, kiujn oni ne konas. Li legis multon pri Sovetio k ĉiam penis trovi la veran situacion en Sovetio. Oni publikigas librojn pri Sovetio, — unuj favoraj, aliaj malfavoraj laŭ la tendenco. Ekz. ĵus aperis en Francio du libroj pri Stalin laŭ tute kontraŭa vidpunkto. Li nenion scias pri Sovetio, k eĉ tiuj, kiuj tie vivis longtempe, ne estas kompetentaj por juĝi, ĉar ĉio dependas de tio, kion oni komprenas sub socialismo. Nur post interkonsento pri tio, li povus diri : vi pravas aŭ vi nepravas en viaj argumentoj. Faktoj povas esti dogmeme prezentataj. Li malakceptas tion k ĝojis pri la hieraŭa lekcio de K-do Neergaard, kiu montris vere sciencecan spiriton, dirante, kiam li ne sciis ion : mi ne scias. Tion li konsideras kiel SAT-anecan spiriton. Ni tute forlasu la diskutojn pri tio, kion oni ne povas juĝi. Vojaĝante en Hispanio, li trovis tie ion tute alian ol li legis en la libroj. Ni devas trovi vojon, kiu trankviligas la pasiojn regantajn inter ni. Li rifuzas labori sub cirkonstancoj, se ili restas tiaj. Li preferus turni sin aliokaze al K-doj, kiuj havas pli da komprenemo k kiuj konfesas, se ili eraras. Tion farante oni trovas bazon por unuiĝi por komuna celo.

K-do Glodo proponas ĉesigi la diskuton, se ĉiuj konsentas kun la komisiono rilate la deklaron. (La voĉdono rezultigas unuaniman akcepton.)

Poste unuanime estas akceptita la principo pri neceso de Regularo pri Frakcioj. Per tio la dua propono de K-do De Bruin estas akceptita.

K-do Pâris vidas malhelpon en tio, ke la regularo rilatu nur al SAT-anoj, ĉar la Socialista Frakcio konsistiĝis el membroj de SAT k de la LEA-oj. Por la propagando, Frakcio konsistanta nur el SAT-anoj (asocio havanta malpli ol 2.000 membrojn) povas havi ne sufiĉe gravan influon. Se ni povus paroli por la tutmonda lab. esp-istaro en unueca organizo, tiam ni estas fakte miloj. Ekz. en FEO la tuta Belga sekcio apartenas al la Soc. Frakcio, same en Holando. Por praktika laboro necesas kontakto inter SAT- k LEA-anoj. La dispartigo de l’taskoj inter por- k peresp-a laboro ne povas ekzisti tiel akre sur la socialist-frakcia kampo. Ni do akceptu la proponon de la komisiono, sed kondiĉe ke ĝi lasu al la anoj de la frakcioj la rajton fondi ekster k ĉirkaŭ ĝi tutmondan frakcion, k ke anoncoj k artikoletoj de tiuj komunaj frakcioj aperu en « S-ulo ».

K-do Bartelmes notas, ke ĉiuj komisionanoj, escepte Pâris, estis kontraŭ tiu ŝanĝo k proponas, ke nur SAT-anojn koncernu la Regularo ; tio ne malebligas, ke ĉirkaŭ la kerno de SAT-anoj-frakcianoj grupiĝu en kunlaboro ne-SAT-anoj (LEA-anoj).

K-do Vrees, konfirmante la dirojn de K-do Bartelmes, insistas, ke la frakcioj akceptantaj la regularon, devas konsisti nur el SAT-anoj. Ni cetere ne povas trudi regulojn al personoj, kiuj ne apartenas al nia organizo.

K-do Cachon rimarkigas, ke en la federacia komitato de FEO oni kontraŭbatalis la ideon, ke LEA-anoj k SAT-anoj estu miksitaj en la frakcioj. Kunlaboro inter SAT-frakcioj k apartaj LEA-frakcioj ja povas ekzisti.

K-do Pâris proponas akcepti la proponitan tekston, sed petas pri ne tro akra interpreto de ĉi tiu, tiel ke ekz., se la ĵus proponita frakcio el LEA-anoj dezirus havi la saman organon kun la frakcio el SAT-anoj, tio ne estu malebla, k samrajte laŭeble aperu komunikoj pri tiu, kiel pri la aliaj SAT-frakcioj.

K-do Kruit substrekas la dirojn de K-do Pâris rilate la Soc. Frakcion, kiu kunigu laŭeble ĉiujn fortojn ; sed kompreneble, por ne-SAT-anoj la Regularo ne estu deviga. La agnosko de l’regularo fare de pli larĝa frakcio ne povas esti malutila por SAT. Oni povus decidi, ke frakcianoj-SAT-anoj havu la gvidadon en la frakcio k donu la komunikojn por la gazeto.

K-do Belaud pensas, ke oni ne devas miksi la por- k peresp-ajn laborojn. Li konstatas, ke multaj LEA-anoj estas nur lernantoj, sekve ne povas sekvi la diskutojn en SAT-organoj. Tial SAT-frakcioj konsistu nur el SAT-anoj. Se aliaj volas havi rajtojn, ili fariĝu SAT-anoj.

K-dino Karmazine (Parizo) opinias, ke K-do Pâris ne petas samrajtecon de ne-SAT-anoj, sed nur la rajton aperigi komunajn SAT-LEA-frakcikomunikojn en « S-ulo ». La voĉdono rezultigas akcepton de la unua alineo, kiel proponite de la P.-K. K-do Ĝermen klarigas rilate la vorton « rimedoj » en la dua paragrafo, ke bedaŭrinde ne povas temi pri mon-rimedoj.

K-do Pâris opinias male, ke eventuale oni povas kompreni « monrimedoj ». Li trovas nejuste, ke sekretario de frakcio devas mem trovi la rimedojn por administraj elspezoj, aŭ ke la frakcianoj devas elspezi el sia poŝo. La vorton « agnoskita » antaŭ la vorto frakcio li proponis, por eviti ke fondiĝu pseŭdo-frakcioj k ĝuu la samajn rajtojn kiel reala frakcio.

La dua paragrafo estas unuanime akceptita kun la aldono de l’proponitaj ŝanĝetoj (enmeto de l’vortoj « aplikado » k « agnoskita »).

La 3-a, 4-a, 5-a k 6-a paragrafoj estas akceptitaj post lego sendiskute.

K-do Vrees legas la trian proponon (pri adres-kompletigo en la Jarlibro. vd. n-on 430), kiun rekomendas akcepti la komisiono, interkonsente kun la P.-K., ĉar ĝi estas favora al la por-SAT-a laboro. Sed oni ne postulu pagon por la presigo de l’ nomoj de la koncernaj grupoj aŭ individuoj. (Akceptite unuanime kun forlaso de la frazo parolanta pri pago.)

Fino ĉ. la 12-a horo.

KVARA LABORKUNSIDO

(6-a de aŭgusto, 14.45-a horo)

K-do Coldefy prezidas. K-do Vrees legas la 4-an proponon (de Malmö, pri industria informservo, vd. n-on 431). Post diskuto ĉe la komisiono la delegito de la Malmö-a grupo, K-do Österholm, konsentis kun la plimulto de komisionanoj, ke la propono praktike ne estas efektivigebla ; principe ni povas konsenti kun la ideo. Praktike : unue la realigo kostus tro da mono ; due ni ne disponas pri la kompetentaj K-doj, kiuj disponigus sian tempon. Ni do simple deziresprimu al la P.-K.,

— página 7 —

ke ĝi provu ion fari en tiu direkto. Unuanime akceptite en la senco de la komisiona rekomendo.

K-do Vrees legas la 5-an proponon (vd. en la n-o 431, pri aldono en la Statuto). K-do Cachon trovas la proponon tre trafa ; la Fakoj ĝuste estas kampo por agad-unueco, kiun oni proponas al ni. Kelkaj K-doj riproĉas, ke ni volas bari la vojon al unueco. Ili eraras ; ni jam havis unuecan sintenon, kiam okazis la skismo en SAT. Li citas pri sukcesoj de faka agado (en la tipografista kampo) k deklaras esti preta plenumi servojn tiurilatajn, ankaŭ se ne-SAT-anoj petas ilin.

La propono pri enstatutigo [?] de l’Fakaj Sekcioj estas unuanime akceptita.

K-do Vrees sciigas, ke la 6-an proponon (pri formatŝanĝo de « Senn. Revuo », vd. la n-o 431) la komisiono trovas superflua. La ŝanĝo plialtigus la eldonkostojn, k la diferenco inter la du SAT-periodaĵoj, alterne aperantaj, fariĝus tro akcentita (kion ĝuste ni volas eviti ; ni konsideras la plenan abonon al ambaŭ organoj fakte kiel la normon, kiel la regulan abonmanieron ; ili do laŭ la formo prezentu samaspektan legaĵon). La kongreso malakceptas la formatŝanĝon, sendiskute.

K-do Vrees diras, ke la komisionanoj unuanime aprobis la proponon de K-do Pâris pri eldono de kartoj de SAT-Amikoj, eksterordinara monkolekto por ŝtopi la breĉon.

K-do v. d. Plank avertas kontraŭ ĉiama monpetado, kvankam li principe konsentas, ke SAT devas trovi rimedojn por likvidi ŝuldojn. La SAT-anoj plenumas sian financan devon kiel membroj, krome ili estas LEA-anoj k pagas ankaŭ tie kotizon ; tiel ĉiam la samaj K-doj estas tuŝataj. En lia urbo monkolektado estas malfacila, ĉar nur malmultaj estas organizitaj inter la miloj da Dordreĥtaj esp-istoj. Eldonon de SAT-amikaj kartoj li prefere subtenus.

La propono estas akceptita kontraŭ unu voĉo.

K-do Vrees raportas, ke la propono de K-do Pâris pri « Reklamoj pri fremdaj eldonaĵoj ekster la tekstoparto de la SAT-organoj » estas akceptita unuanime de la komisiono k P.-K.-anoj.

K-do Pâris esprimas la fidon, ke almenaŭ, se ekz. la aperigo de reklamoj pri iuj libroj malebligus la eniron en Sovetio de « S-ulo », aŭ malhelpus la reunuiĝon, tiam la koncerna reklamo ne aperu.

K-do Belaud trovas stranga la rimarkon de K-do Pâris. Li havas fidon, ke la P.-K. zorgos rilate la unuecon, k proponas akcepti la proponon. (Akceptite kontraŭ 2 voĉoj.)

K-do Vrees sciigas, ke la komisiono proponas kiel kandidatojn por iri al la IPE-kongreso K-dojn Scott, Neergaard k Prent. K-dino Moon (Ilford) proponas aldone K-dinon Moore. En debato pri nombro de l’kandidatoj K-do Pâris ne vidas motivon por limigi la kandidatojn. La kvara kandidato ne kostas pli. K-dino Glodo-Tinland akcentas, ke nia respondletero al IPE devas servi kiel diskutbazo.

La proponitaj kandidatoj estas elektitaj kiel delegitoj kun ligita mandato. 6 voĉoj estas kontraŭ la sendo de delegitoj.

K-do Vrees proponas, komisiite de la estraro de Nederlanda LEA, ke « la Kongreso komisiu al la P.-K. klopodi esti reprezentata en la Lingva Komitato de la Esperanto-Movado ». Li donas klarigojn pri la stato en Holando, kie du ekzamenaj komitatoj interbatalis, k kie la Federacio starigis propran komitaton. Fine la plej gravaj organizoj el tiuj malamikaj partioj iom reamikiĝis k fine starigis komunan komitaton. Tiu komitato misuzis sian rajton, propagandante, ke ĝi estas oficiale aprobita. Pro tio la Federacia estraro jam faris decidon rilati kun la Lingva Komitato (en Parizo) k prezenti kandidatojn, sed ĝi deziras, ke SAT ankaŭ estu reprezentata.

K-do Prent aldonas, ke la kontakto kun la L.K. ŝajnas al li necesa k ke la laboristoj tro malzorgis tiun institucion.

K-do Bartelmes ne volas kontraŭi la proponon ; li memorigas, ke en « For la Neŭtralismon » estas jam dirite, ke sur la lingva kampo ni ne faras la disigon de la neŭtrala movado, ĉar ni ne volas krei apartan lingvon por laboristoj. Li memorigas samtempe pri la malforta aŭtoritato, kiun fakte havas tiu ĉi esp-a institucio k pri la negrava rolo, kiun ĝi ludis ĝis nun en la historio de la movado. Li diras, ke K-do Neergaard (k eble jam aliaj SAT-anoj) estas Lingvokomitatanoj.

K-do Vrees insistas, ke SAT havu oficialajn reprezentantojn en tiu institucio.

K-do Belaud kredas neutila, ke SAT havu oficialan membron en la L.-K. SAT gajnis pli da agnosko en la neŭtrala movado per la eldono de la « Plena Vortaro », verkita de L.K.-anoj, ol ĝi povus gajni per reprezentiĝo en la L.K.

Sekvas debateto klariganta la elektoprocedon de l’L.-K.-anoj, pri kiu K-do Neergaard konkludas : « Ĉiu persono rajtas proponi kandidaton por la L.K. Krome ĉiu faka societo k ĉiu landa asocio (ekz. ĉiuj LEA-oj por sia regiono). Ĉar la elektoj ne okazas laŭ politika aŭ religia vidpunkto, SAT prezentus kandidatojn kiel faka societo. La LK-anoj estas elektataj per simpla plimulto de la LK-anoj mem. »

La propono estas akceptita kiel deziresprimo al la P.-K. kontraŭ 2 voĉoj.

DEBATO PRI GVIDREZOLUCIO

K-do Vrees legas tekston de Gvidrezolucio (vd. en la n-o 432) proponatan por akcepto al la Kongreso. La prop. komisiono akceptis ĝin kontraŭ la voĉo de K-do Pâris. K-do Pâris diras, ke li trovas partojn akceptindajn en ĝi, sed ke li ne akceptas ĉiujn punktojn. Tial oni diskutu punkton post punkto. En tiu rezolucio montriĝas spiritostato, kiun li opinias neakceptebla, rilate la problemon de l’reunuiĝo de la movado.

K-do Noël (Parizo) petas ne voĉdoni blinde pri la rezolucio.

K-do Glodo diras, ke la kritikantoj devas alporti solvojn.

K-do Scott trovas ankaŭ necese pritrakti la rezolucion punkton post punkto.

Tiu procedmaniero estas akceptita kontraŭ 10 voĉoj.

La unua k dua paragrafoj de l’Rezolucio estas akceptitaj unuanime, sendiskute.

Al la tria paragrafo : K-do Ĝermen opinias nenecese paroli pri « voj-erarantoj », ĉar multaj IPE-anoj ne konas la estintan situacion ; tial oni diru : « K-doj alie organizitaj ». Alineo a) estas akceptita unuanime kun anstataŭigo de l’vorto « voj-erarantoj ».

K-do Pâris (al alineo b)) trovas tute utopia la deziron reunuigi la movadon en « nia malnova domo ». Tiu taktiko neniel necesis, sur neniu kampo, k en neniu lando, liascie. Oni akcelis la unuiĝon nur per ambaŭflankaj interkonsentoj. Vidu ekz. la unuiĝon de la lab. sport-asocioj en Francio. Estas ne inde, ke vi konscie malakceptu la paŝon necesan al la reunuiĝo. Multaj pensas, ke la reunuiĝo povas okazi nur per de [?] reunuigitaj asocioj en unu novan. Ni ne devas liveri al la IPE-gvidantoj pretekston por rifuzo, k eblon pravigi sian rifuzon antaŭ siaj anoj.

K-dino Glodo-Tinland mencias la aferojn okazantajn ĉe la franciaj sindikat-unuiĝoj. La unueco ĉe la instruistaj sindikatoj (C.G.T. k C.G.T.U.) estos fakto (kiel oni diris hieraŭ ĉe la ĵusa instruista kongreso) novjare per likvido de C.G.T.U. k reveno de la membroj al la malnova C.G.T. Sekve la rimarkoj de K-do Pâris pri malĝusta agmaniero ne havas valoron. Ŝi legas ankaŭ, por ilustri la nunan politikon de Komintern, la gvidliniojn donitajn al la junularo okaze de la lasta kongreso (rekomendoj labori ne nur ĉe laboristaj asocioj, sed ankaŭ ĉe religiaj k eĉ faŝistaj junular-unuiĝoj por… akiri influon).

K-do Bartelmes riproĉas al K-do Pâris, ke li ne komprenis la spiriton de SAT k la sencon de la Statuto. Ĉiam la pordoj de SAT estis vaste malfermitaj por K-doj el ĉiuj tendencoj, k ili estas tiaj ankaŭ hodiaŭ. Kio do estas pli logika, ol ke tiuj, kiuj deziras vere la unuecon, venu en ĉi tiun domon gastigantan ĉiutendencanojn, kia estas SAT ? Tia estas la ideo esprimita en la gvidrezolucio. La komparo de l’lab. esp. movado kun la afero de l’francaj lab. sportasocioj estas tute maltrafa : ŝajnas ja facile trovi interkonsenton, eĉ organizan unuecon, rilate sportekzercon k piedpilk-trupojn. Sed SAT kun sia sennacieca strukturo havas larĝan spirit-edukan planon, neniel kongruantan kun la celoj k taskoj de IPE.

K-do Eriksson diras, ke la fluaj paroloj de K-do Pâris ne povas influi tiujn, kiuj ne volas forlasi SAT, por ricevi unuecon. Oni akceptu la rezolucion tia, kia ĝi estas proponita.

K-do Lanti alvenas ovaciate, dum aliflanke IPE-ano ĵetas de la balkono folietojn kun vortoj direktitaj kontraŭ K-do Lanti, kio kaŭzas perturbon eĉ pludaŭrantan post la fino de l’paroloj de K-do Lanti.

K-do Lanti insistas pri la diroj de K-dino Glodo. Strange K-do Pâris skribas la historion. Estas vere, ke la sindikat-unueco en Francio restariĝas per reveno de l’skismigintoj en la malnovan domon. Rilate la politikan movadon, rilate la reunuiĝon de komunistoj k socialistoj, esperenble la reunuiĝo ankaŭ okazos. Sed kiel ? Legu la rezoluciojn lastatempe voĉdonitajn en Moskvo. La unuiĝo okazas per forlaso de la eraraj principoj, en la lastaj jaroj truditaj al la lab. movado. K-do Pâris devus malkaŝe deklari : Mi deziras la likvidon de SAT. Ja [?] sciu, ke K-do Pâris iris kiel delegito de l’federacia komitato al la FEO-kongreso en Marseille k verkis rezolucion, en kiu oni povas legi, ke temas pri kreo de nova internacia organizo ; sekve temas pri likvido de SAT.

K-do Coldefy, la prezidanto, vokas al ordo la perturbantan IPE-anon, dirante, ke li mem, prezidanto de la kunveno, estas ano de la komunista partio.

K-do Noël (Parizo) diras, ke oni sincere deziras la unuecon, precipe en Francio ; li estas tute malkontenta vidi la malemon al unuiĝo montratan de kelkaj estroj.

K-do Provost (Parizo) legitimas sin per 8-jara SAT-aneco ; li demandas la kongreson, ĉu ĝi longtempe toleros la agadmanieron de K-do Lanti. Ĉi lasta vendis aĉajn broŝurojn ĝuste en komuna kunveno de parizregionaj lab. esp-istoj, kie temis trovi terenon de kunlaboro kun la komunistoj. Lanti simple provokis la komunistojn. Komunistoj ne havas lokon en SAT ; li mem estas nur komunistema — se li estus komunisto, li ne restus en SAT.

K-dino Moore opinias netaŭge diskuti ĉi tie pri la opinioj de K-do Lanti. Ŝi ne volas la likvidon de SAT, sed ke ĝi estu internacia organizo de la mondproletaro. Se ni volas, ke la opoziciuloj revenu en SAT, ni unue sidu kun ili en la sama ĉambrego k intertraktu kamaradece. Poste ni decidu, kion ni faros por la mondproletaro.

K-do Scott trovas, ke inter ni estas kelkaj infanoj. Li ne volas diskuti, ĉu la enhavo de la lasta broŝuro de Lanti estas aĉa aŭ ne. Sed li trovas nefeliĉa la intervenon hodiaŭan de K-do Lanti. Li ne kredas, ke la vortoj de K-do Pâris celas likvidon de SAT. La teksto de la rezolucio taŭgus, se ni ne sendus delegitojn al IPE-kongreso. Oni ne facile povas juĝi per letero pri sincero, sed jes, se oni kunsidas en sama ĉambro. Decidinte sendi delegitojn, ni devas esti singardemaj ; tamen, kia ajn estu lia propra opinio, li promesas kiel delegito lojale sekvi la instrukciojn ĉi tie donatajn.

K-do Pâris diras, ke li komplete konsentas la sennaciecan strukturon de l’organizo k volas, ke restu la sama strukturo ankaŭ, se ni volas formi novan organizon. Li konfesas, ke li parolis en la FEO-organo pri « deziro krei tutmondan organizon ». Li ne proponas likvidon de SAT, precipe ne de ĝia spirito. Post unu jaro ni havos novajn spertojn. Voĉdoni en la nuna formo la paragrafon estus katastrofo por SAT. Tial li proponas anstataŭigi la vorton « … (la plej bona rimedo) estas » per « estus ». Li ne konsentas pri vortoj de Noël, ke kelkaj estroj kontraŭas unuecon ; ĉiuj estas por unueco. Sed la kondiĉoj restas diskutotaj. C.G.T.U. montris al ni la vojon. Ĉu vi estas pli sektemaj ol C.G.T.U. ? K-do Provost eraras, rekomendante al komunistoj eksiĝi el SAT ; tiaokaze ili kontraŭus la novajn instrukciojn de Komintern. K-do Lanti estas nur simpla ano de SAT ; propagandante alian sistemon, li ne propagandas oficiale por

— página 8 —

SAT. Kiel SAT-anoj ni devas propagandi por SAT, ĉu ni estas sennaciistoj, anarkistoj aŭ socialistoj. La IPE-anoj ofte disdonis propagandfoliojn en niaj kunvenoj.

K-do Joan, parolante kiel tre malnova SAT-ano, pensas, ke eble SAT estas la sola organizo en la mondo, kiu jam de multaj jaroj povis kunigi ĉu anarkistojn, ĉu socialistojn, ĉu komunistojn. Li neniam konsentus ellasi tiun spiriton, kiu animis ĝis nun SAT ; eĉ la nomon de SAT li tre ŝatas k kun granda malplezuro ĝin forlasus. Ni alvokas ĉiujn reeniri SAT, ĉu ili estis antaŭe anoj de SAT aŭ ne, tute egale. Al la komunistaj K-doj ni diros, ke ili povos daŭrigi pensi komuniste en nia rondo, same kiel alia anarkiste aŭ socialiste. Li tamen ne kredas, ke baldaŭ ili eniros la solan organizon, kiu konservis toleremon inter ĉiutendencaj laboristoj. Li avertas voĉdoni por la originala teksto de l’komisiono (sen la Pâris-a ŝanĝo).

K-do Bienevelt (Delft) koleras pri la neinda sinteno de la debatantoj, pri la reciprokaj atakoj, okazantaj ĉi tie, en la lando de la Revolucio. Ni ne venis al vi el la Nordo, por boksi. Li mencias memore sian lastjaran viziton al Valencio k poste al Zaragozo, kie li vidis agojn de solidaro de la laboristaro, helpe al strikantoj ; k la laboristoj venkis. Li petas lasi la politikajn diskutojn al partioj k sindikatoj k unue zorgi kreskigi esperanton.

K-do Ĝermen petas la K-dojn rezigni pri atakoj k ofendaj vortoj. Li akceptas la tekston de la P.K. k opinias malnecese denove paroli pri la sennacieca strukturo. Oni ne parolu pri organiza unueco, sed pri unueca kunagado. Indus jam, se ni ĉesigus la interdisputojn. Eble estonte ni sukcesos fari pluajn paŝojn.

K-do Cachon pensas, ke se la agad-unueco realiĝis en Francio, tio okazis, ĉar la komunistoj kapitulacis antaŭ la C.G.T. Li citas ekzemplon el la tipografista sindikato, kie la reunuiĝo okazis per reveno al la malnova sindikato. Li proponas diri en la pridiskutata alineo « for-irintoj » anstataŭ « voj-erarantoj ».

K-do Robert (Le Raincy), ne volante respondi al personaj atakoj de K-do Pâris, sciigas, ke ĉi lasta ricevis lastsemajne malfid-esprimon de la FEO-Komitato.

La alineo b) de l’tria paragrafo estas voĉdone akceptita kontraŭ 4 voĉoj.

K-do Vrees proteste rimarkigas, ke tiu ĉi kongreso ne ŝajnas internacia, sed franca kongreso, k esence Paris-a (en du sencoj de la vorto). Ni ne volas aŭskulti la debatojn pri francaj aferoj. K-dino Lindberg (Stokholmo) faras saman rimarkon.

La alineo c) de l’tria paragrafo estas akceptita unuanime.

Post rimarko de K-do Ĝermen, ke la punkto 5) estas en kunligo kun la antaŭa, K-do Pâris proponas fini tiun alineon jene : « (ke la P.K….) malzorgu nenion, kio montriĝos oportuna por re-aligi la foririntojn al SAT k realigi kunagadon kun la aliaj lab.-esp-istaj organizoj aŭ por prepari la vojon al la sole kontentiga rimedo je la skismo : la organiza reunuiĝo de la tutmonda lab. esp. movado. »

La kongreso malakceptas la de K-do Pâris proponitan aldonon k akceptas la originalan tekston de la P.K. per 50 kontraŭ 28 voĉoj (multaj sindetenoj).

XVI-A [?] KONGRESO. DIVERSAĴOJ.

K-do Pâris pledas por monkolekto por nederlandaj senlaboraj biciklistoj. Akceptite post rimarkoj de K-doj ten Hagen k Ĝermen pri diversaj specoj de senlaboruloj k pri evitindo kreskigi almozulajn morojn en niaj kongresoj.

K-do Rosenbloom plenumas la deziron de la Manĉestraj k Salfordaj SAT-anoj, invitante la 16-an SAT-kongreson al Manĉestro. Li esperas ankaŭ, ke tie okazos malpli pasiaj diskutoj.

K-do Vrees atentigas pri la gravega tasko : organizi SAT-kongreson. Tiu ĉi kongreso donis al ni multon agrablan k ĝuindan, sed ankaŭ multon malbonan, ekz. la hodiaŭajn debatojn. La kongreso en Manĉestro havu vere internacian aspekton.

K-do Pikaar (Roterdamo) opinias, ke la altaj veturkostoj ĝis Manĉestro malebligos bonan viziton de la kongreso.

K-do Bartelmes rekomendas akcepti la Manĉestran inviton. La Roterdamanoj, mem pretaj organizi SAT-kongreson, lasis interkonsente kun la P.-K. la antaŭecon al Manĉestro ; ja en Britio ni devos ankoraŭ multe propagandi por SAT. La distanco ne devas esti motivo por ne iri tien. Ni ne devas ĉiam kongresi en la koro de Eŭropo ; niaj ideoj devas penetri ĉien, k la kongresoj estas tre bona propagandilo.

K-do Jordaan (Salford) subtenas la Manĉestran inviton.

K-dino Moon same ; ŝi invitas viziti Londonon, antaŭ ol iri al Manĉestro.

La Manĉestra invito estas akceptita unuanime kiel deziresprimo.

K-do Prent dankas nome de la holandaj senlaboruloj al K-do Pâris pro la agrabligo de la restado en Bulonjo (urbdomo, tendaro) ; li vokas aliĝi al SAT k eĉ, se eble, abonsubteni « Senn. Revuon ».

Al demando pri eldono de murkalendaro esp-ista K-do Bartelmes respondas, ke la afero estos fintraktata inter la P.-K. k la estraro de l’Nederl. LEA. K-dino Buis (Bussum) diras kiel unu el la tri viktimoj de la tielnomata Somerlernejo, ke oni ne organizu plu tiajn entreprenojn, se oni ne scias ilin bone funkciigi.

K-do Vrees petas ekzameni pli-malaltigon de la kongres-kotizoj. Li proponas, ke estu diferenco inter la kotizoj de SAT-anoj k gastoj (la gastoj pagu pli). (Akceptite unuanime de la kongreso.)

K-do Coldefy diras, ke alvenis la fino de la 15-a Kongreso. Li esprimas sian dankon al la kongresanoj pro ilia ĉeesto k petas pardonon pro iagrada malordo, kiu estas kutimo en tiu ĉi lando. Li deziras, ke la kunvenintoj forportu ankaŭ belajn k agrablajn impresojn el Parizo en siajn hejmojn !

La Kongreso finiĝas per kantado de « La Internacio ».

Samvespere K-do P. Neergaard, Lingvokomitatano, lekcias pri « Formtipoj de la Esperanta vortaro » ; li donas la klarigojn helpe de demonstraciaj tabeloj, per kiuj li montras, kiun evoluon trapasas iuj vortformoj komparataj kun la nacilingvaj k internaciaj formoj, por trafi pure esp-an (idealan) formon.

Jaŭdon, la 8-an de aŭgusto, ĉ. 175 kongresanoj partoprenis la oficialan ekskurson al Versajlo, kun vizito al la kastelo, muzeo k parko.

Vendrede malpli nombra aro vizitis Fontainebleau (la kastelon k parton de la giganta arbarego).

Al K-do Pâris, organizinto de la somera lernejo antaŭkongresa

Kiu estas la kaŭzo, ke la somerlernejo tute malsukcesis ? Laŭ mia opinio la foresto de ĉiu ajn organizo. Escepte pri la loko, kiu estis belega, oni zorgis pri nenio.

Kiam en Nederlando oni organizas somerlernejon por la legantoj de « Emancipiĝo », gazeto por la renovigo de la socialismo, jam tre frue en la jaro oni anoncas lokon, paroladontojn, temojn k literaturon. La partoprenontoj devas anonci sin antaŭ difinita dato, k oni sciigas al ili detale pri la prezo de la restado k manĝado. Sed pri tiaj aferoj nia facilanima Pariza organizinto tute ne pensis… kun la konata rezulto.

H. A. Buis (17 981), partoprenintino.

Al K-doj dezirantaj ricevi tiun ĉi numeron por disvendo, ni liveras ĝin por jenaj esceptaj prezoj :

3 ekz-oj por 2.50 fr.fr. 5 ekz-oj por 3.50 » 10 ekz-oj por 6.— »

Mendu tuj !

Ekster nia movado

La XXVII-a Universala Kongreso Esperantista kiu devis okazi en Romo komence de aŭgusto, estis fakte nenio alia ol turisma entrepreno : ekskursego tra Italio k « krozado » surŝipa al norda Afriko. Tiu entrepreno (ĉu oni povas titoli ĝin Kongreso ?) malbone sukcesis, ĉiurilate, pro malbona organizado k tute ne estis laŭa al la promesoj faritaj antaŭe per ega tamtamo en « Heroldo » k aliaj gazetoj. Nek en la italaj urboj, nek sur la ŝipo la aranĝoj funkciis laŭprograme, k okazis eĉ tre malagrablaj scenoj inter organizantoj k seniluziigitaj kongresanoj. Okazis unu sola laborkunsido tre malbone vizitita (laŭ la konfeso de « Heroldo » mem) ! « La Malferma kunsido okazis iom seke, kiel ĝenerale tiu ĉi kongreso. »

« Supozeble neniam en estonteco oni ripetos ion similan », k konkludas s-ro Jung pri la nesukcesinta eksperimento. Kaj kiel solajn pozitivajn flankojn li povas nomi la personan sankcion al tiu kongreso de Musolini k la proprapersonan oficialan inaŭguron de la kongreso fare de vicministro Dumidei (en la nomo de la reĝo k de Musolini) ; same la akcepton fare de oficialaj estraroj en la trapasitaj urboj (Florenco, Ĝenovo k.a.).

Korespondado

BRITIO

Paisley Esperanto-Klubo invitas amas-korespondaĵon por sia letervespero, la 17-an de decembro. Al ĉiuj ni nepre resp. Skribu al 5, George Place, Paisley, Skotlando.

FRANCIO

Esperanto-kurso Drancy aranĝos baldaŭ ekspozicion por nova kurso. Sendu al ni materialon k skribu. Ni nepre respondos. Adr. : Esperanto-kurso, Kafejo Piétri, 20, aven. Pasteur, Drancy (Seine).

HISPANIO

K-do Ignacio Barjan, kuracisto, str. Maestro Gozalvo, 16, Valencia, interŝ. PM. Ĉiu, kiu sendos al li 100 PM ricevos la saman kvanton de Hispanio. Certa respondo.

K-do Juan Alcaraz, str. Serranos, 40-1°, Valencia, dez. interŝ. PI, kĉl. Formala respondo.

NEDERLANDO

K-dino Clas v. d. Meulen loĝas nun : Joh. Cousetstr. [?] 26 bov., Diemen ; dez. kor. kun ĉl. Gek-doj pĉt. per L, PI, gaz. ktp.

20-jara K-do deziras kor. kĉl. Gek-doj pĉt. Certa respondo. K-do Jan [?] Schaft, Noordeinde C 114, Oostzaan.

SVEDIO

Korespondadon pri lab. temoj k interŝanĝadon de PM ; PI kun K-doj en ĉiuj landoj deziras K-do Lennart Aberg, G. Kungsvägen 19, Skövde.

P.-T.-T.-ESPERANTO

Fondiĝis esperanta studklubo « La nova vivo » por la malaltranga P.-T.-T.-personaro, kies sekretariejo estas ĉe K-do J. Beek, Rapenburgerstr. 76, Amsterdam-C.

AMSTERDAMA SAT-RONDO

Subskribintoj deklaras, ke ili trovis la kason k koncernajn aĵojn de la Rondo en bona ordo.

Julio 1935. E.H. Edwards, C. Geel, C. Driehuys.

[REKLAMO p.8] Uzu en viaj kursoj la SAT-lernolibron PETRO. Bazita sur la miksita (duone gramatika, duone rekta) metodo. Se vi ĝis nun ne faris, ekprovu lernigi per « Petro ». Riĉe ilustrita. 116 paĝoj. Prezo : 6 fr. fr. SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20.

Le Gérant : L. GLODEAU.

PRES. GRANCHAMP. ANNEMASSE — 852-9-35

N.º 434, 25 de octubre de 1935

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

11-a JARO, N-o 434 — MONATA ESPERANTO-GAZETO — 25. OKTOBRO 1935

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO, ADMINISTREJO K SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO : 67, avenue Gambetta, Paris 20e Poŝtĉekaj kontoj je nomo de SAT-Paris : Bruxelles n-o 350 189, S’Gravenhage n-o 211 533, Kopenhago n-o 4 986, Paris-n-o 1234 22. Stokholmo n-o 74 153, Wien n-o D-109 068, Zagreb n-o 41 448, Zürich n-o VIII-200 49. Alilande oni pagu per poŝtmandato je nomo de SAT. bonvalutaj devizoj en rekom. letero aŭ bankĉeko je nomo de « Bannier ».

LA KONGRESURBO DE 1936

Manĉestro (Manchester), sidloko de la Kongreso en 1936 de SAT, troviĝas en nordokcidenta Anglio, 300 kilometrojn de Londono k meze de unu el la plej homplenaj partoj de la mondo. Ni komence konfesu, ke eĉ ĝia plej arda loka patrioto neniam nomas la urbon bela. Mankas tie tiuj antikvaj kasteloj, katedraloj, k la aliaj imponaj restaĵoj de pli frua epoko, kiuj ĝenerale logas vizitantojn.

Tamen, Manĉestro havas por ĉiu proleto profundan signifon k intereson, ĉar tie unue naskiĝis la moderna kapitalismo, k tie la laboristaro unue spertis ĝian subpremadon. Konata al ĉiu manĉestrano estas la « Batalo de Peterloo ». En 1819 50,000 laboristoj pace manifestaciante en la urbo pro manko de pano, estis senaverte atakitaj de soldatoj. Kelkdek estis murditaj k centoj vunditaj. Tiu batalo estis por la proletoj terura antaŭsigno de la potenciĝanta kapitalismo.

En la jaro 1830 malfermiĝis la unua fervojo en la mondo, kuranta de Manĉestro ĝis Liverpulo. Kelkajn jarojn antaŭe jam komenciĝis en la urbo la uzo de vapormaŝinoj ĉe la ŝpinejoj k teksejoj. Rapidege ĉi tiuj katunfabrikoj ruinigis la hejm-laboristojn, kiuj amasiĝis en la urbon serĉante laboron. Manĉestra katunaĵo baldaŭ disvendiĝis malmultekoste en ĉiu lando. Ĝi kaŭzis, parenteze, teruran suferadon inter hindiaj ŝpinistoj k teksistoj, el kiuj « la ostoj de miloj » laŭ la angla vicreĝo tiutempa « nun blankiĝas sur la kampoj de Hindio ». Feliĉe la manĉestraj komercistoj prosperegis en vera kapitalista paradizo. « Komercistaj Princoj » abundis, mono fluis ĉie, ĉie, krom en la manojn de la laboristoj. Ĉi tiuj svarmis en la domaĉaroj, kiuj ĉirkaŭas la fabrikojn, vivante kiel bestoj. Manĉestro kreskis kiel vasta vundo trans la kamparo. Stariĝis grandaj varejoj ĝistegmente ŝtopitaj de fabrikaĵo. Sekvis kontoroj, bankoj, maŝinfabrikoj ; troviĝis karbminejoj k baldaŭ ĉio nigriĝis en la fumo de mil kamentuboj. Kvieta observanto de ĉi-tiu floranta kapitalismo estis Frederiko Engels, civitano de Manĉestro k amiko k kunlaboranto de Karlo Marks. Estis Engels, kiu provizis al Marks multan bazan materialon por liaj grandaj verkoj.

Baldaŭ grupiĝis ĉirkaŭ Manĉestro satelitaj urboj, kie fabrikiĝis ĉia ŝtofo, kiun poste oni vendis en la ĉefurbo. En unu el tiuj urboj, Roĉdejl (Rochdale), fondiĝis en tiu tempo la unua Koperativa Asocio en la mondo.

Manĉestro kreskis ; ĝis hodiaŭ ĝi estas la kvara urbo laŭ grando en Anglio, enhavante milionon da loĝantoj. Ĝiaj ĉefstratoj estas larĝaj k imponaj, tamen la laboristaj kvartaloj ankoraŭ portas la stampon de la lastjarcenta kapitalismo. Kvankam la urbo troviĝas 59 kilometrojn de la maro, ĝi estas per kanalo unuigita al la havenoj de la mondo, k estas mem la kvara haveno laŭ gravo de Anglio. Ja estas strange por vizitanto vidi meze de magazenoj k deponejoj la altan fumtubon de oceana transportŝipo. Ĉirkaŭ la dokoj troviĝas multe da vastaj maŝinejoj, inter ili Metro Vickers, mondfamaj armilfabrikistoj, k multaj aliaj ĉiuspecaj firmoj, kie oni fabrikas ĉion ajn, de pinglo ĝis lokomotivo. Krome troviĝas vicoj post vicoj da ŝpinejoj k teksejoj, fondaĵoj de la manĉestra prospero.

Bonŝance por la laboristo troviĝas nur kelkajn kilometrojn de Manĉestro iom de la plej belega kamparo en Britio, kiun vizitanto devus vidi. Apude ankaŭ estas fama marbordurbo, ludejo de la proleto, Blakpulo (Blackpool).

Kiel ĉiuj grandaj urboj, Manĉestro havas belajn parkojn, teatrojn, kinejojn ktp por la distro de sia loĝantaro.

Al Manĉestro, lulilo de la industria revolucio, ni tutkore invitas ĉiun SAT-anon. Venu k vidu proprokule la evoluadon de l’brita kapitalismo k, parenteze dirite, ĝuu la interesplenan programon, kiun ni jam pretigas.

O. K. K.

XVI-a Kongreso de SAT en Manĉestro (Britio)

2-7. de aŭgusto 1936

Adreso de la O.K.K. : 16 Lily St., Manchester 8.

Komunikoj de la Plenum-Komitato

  1. Kun la venonta n-o ni dissendos la voĉdonilojn por la Referendumo koncerne la kongresproponojn submetotajn al voĉdono.

  2. K-do Ĝermen, la ĝisnuna prezidanto de la P.-K., eksiĝis el la Komitato, pro mal-interkonsento kun siaj kolegoj de la P.K. en la ĝenerala koncepto pri la taskoj k la rolo de nia Asocio. Dum tiu ĉi monato okazas elekto de anstataŭanta membro, samtempe kun anstataŭanto por la el Parizo foririnta K-do Bubo. Ni informos en la proks. n-o pri la elektitaj K-doj k la redistribuo de l’funkcioj interne de la P.K.

  3. Ĝis redakto de tiu ĉi komuniko (10. okt.) ni ricevis ankoraŭ nenian informon de la I.P.E.-centro, responde al la letero de la 15-a Kongreso sendita antaŭ pli ol du monatoj¹. Raporteton pri la IPE-kongreso, laŭ la sciigoj de niaj tien delegitaj K-doj, oni trovos aliloke en tiu ĉi n-o.

  4. Ni trovis en la gazetaro jenan noton : « Laŭ dekreto de la ekstera-komerca komisaro, neniu persono loĝanta en Sovetio estonte povos ricevi librojn, revuojn aŭ ĵurnalojn el eks-

¹ Ĵus, dum la kompostiĝo de tiu ĉi n-ro, alvenas let. de IPE, kies enhavon ni nun ekzamenas.

— página 2 —

76 — SENNACIULO

terlando sen antaŭa permesilo, k tiam nur pere de « Meĵdunarodnaja Kniga » havanta la monopolon super la importo de ĉiu literaturo. Tiu dekreto signifas pli rigoran aplikon de la literatura monopolo k egalas al plifortigo de la cenzuro. » Sekve de tiu noto ni sendis skribaĵon al la koncerna agentejo, kun la celo ekscii, kiel k laŭ kiu amplekso ni povus eventuale importi en Sovetion SAT-literaturon.

La morto rabis faman internaciiston

Antaŭ nelonge mortis en Moskvo Henriko Barbus (Henri Barbusse). Lian kadavron oni transportis al Parizo, kie okazis funebra procesio, partoprenita de almenaŭ 100.000 homoj. Nun ĝi « ripozas pace » en la fama aristokrata¹ tombejo Perlaŝez (Père-Lachaise), en aparta, aĉetita tombo, komforte prizorgita.

Decas tiaokaze, ke ni memorigu nian legantaron pri la opinio de l’fama mortinto, rilate al esp-o ĝenerale k al nia movado aparte. Tiucele ni opinias, ke plej trafa estas la represo de la letero, kiun sendis H Barbus al Lanti, kiu estis petinta, ke li estu la prezidanto de l’fondkongreso de SAT, en 1921.

Kara Kamarado !

Kun granda ĝojo mi ricevis vian novaĵon pri : kreo de esperantista organizo revolucia. Vi k la homoj, kiuj konceptis k enfaktigas tiun ideon, estas veraj organizantoj k praktikaj efektivigantoj de granda afero. Dank’ al vi, pozitiva elemento de logika interfratigo estas metode dissemata k disvastigata. Miaopinie, oni ne povas tro taksi la gravon de tiu iniciato.

Estas necese, ke la Universala Lingvo fakte ekzistu, ĉar ĝi estas, — laŭ malnova figuro, kiu tiaokaze estas treege ĝusta, — unu el la ŝtonoj de la estonta socia konstruo, unu el ĝiaj bazoj mem.

Multaj el niaj K-doj ne komprenas la konstruan valoron de la Universala Lingvo helpa. Priokupite je tujaj malgravaĵoj, iafoje pli ŝajnaj ol realaj, ili ne vidas, ke iu ajn internacia sistemo, por esti fortika k profunda, ĝin bezonas en sia strukturo.

Ĝis nun la Universala Lingvo montriĝis kvazaŭ distrilo, komfortilo ebliganta plifaciligon de interrilatoj inter iuj personoj, iuj grupoj ; ĝi nur ŝajnis faciligilo por komerco, ia elegantaĵo k delikataĵo por intelektuloj, k tia propagando entenis mi ne scias kion supraĵan, aristokratan k monduman. Plejparto el tiuj, kiuj sin dediĉis al ĝia disvastigo, ne difinis al ĝi tre vastan k profundan celon, sed ĝin konsideris kvazaŭ luksan ornamaĵon de la civilizo. Ili faris nur ian kosmopolitaĵon por Universala Ekspozicio.

Nun ili ekvidas la teruran potencon, kiun kaŝenhavas la Universala Lingvo k la grandegan pozitivan kaptecon, kiun ĝi kapablas apliki sur la ideojn, perforte kunigante ĉion, kio estas simila.

La burĝaj k mondumaj esperantistoj estos pli k pli mirigataj k terurigataj de ĉio povanta eliri el tiu talismano : Instrumento donanta al ĉiuj ajn homoj la eblon interkompreniĝi.

La starigo de via internacia Asocio, kiu estiĝas meze de la necertoj k fantaziaĵo de la burĝaj esp-istaj organismoj, signas la novan k definitivan etapon de la ideo. Vi nun staras en vera efektiviĝo k sur la vera kampo, kie vi devis preni lokon.

Kun fervoro mi akceptas la honoron, kiun vi faras al mi metante vian baldaŭan kongreson sub mian prezidon. Treege mi bedaŭras, ke nur per la penso mi ĉeestos, ĉar pro

El la venontjara Kongresurbo

[BILDO p.2 | 17,55,93,87] Foto de laborista manifestacio en Manĉestro: viroj marŝas sur strato kun granda nigra standardo surskribita «LABORISTOJ DE LA MONDO UNUIĜU»; malantaŭe alia standardo «BLACKLEY DIVISIONAL LABOUR PARTY»; dekstre amaso da rigardantoj kun ĉapeloj.

Laboristaj esperantistoj de Manĉestro (Britio) en la Majtaga manifestacio.

(Kliŝo pruntita de “ Daily Herald ”).

¹ Tio signifas, ke nur monhavuloj povas tie esti enterigataj, ĉar por akiri terenon, vivlonge devas esti pagataj sumoj.

— página 3 —

SENNACIULO — 77

multaj motivoj mi ne povos partopreni tiun kunvenon. Sed estu konvinkita ke mia simpatio por via afero k por vi mem ne estas supraĵa k vorta : ĉiel laŭeble mi penos por helpi vin.

Kredu, vi k viaj K-doj, je miaj fratece sindonemaj sentoj.

Henriko Barbus (Henri Barbusse).

Ĉe la Laboristaj Esperanto-Asocioj

La 9-a kongreso de Sveda L.E.A.

La jarkongreso de S.L.E.A. okazis, kun pli ol 150 partoprenintoj, la 17-an k 18-an de aŭgusto en Malmö, kie la movado havas spertajn k taŭgajn kunlaborantojn. Socialdemokrata partidistrikta prezidanto promesis moralan k ekonomian subtenon. La solena malfermo okazis sabat-vespere kun muzikaj k teatraj prezentoj k pluraj paroladetoj. Dimanĉe, en laborkunsido, la jarraporto de la asocio estis unuanime aprobata. Ni citas el ĝi : Nombro da aktivaj membroj por la tuta jaro estis en 1931 : 481 ; 1932 : 817 ; 1933 : 1.525 ; 1934 : 1.869. En 1935 por la unua duonjaro la nombro estis 1.460 (lastjare 1.612). La nombro da subtenantaj membroj ankaŭ iom malkreskis kompare kun la lasta jaro. La distriktoj ĝenerale bone laboris por la asocio. La gazeto Sveda Laborista Esperantisto aperis regule. Eldonkvanto nuntempe : 2.300 ekz-oj. La kasraporto montras havon de 785,46 kronoj (ĉ. 3.000 fr. fr.). La spezaro ampleksis sumon de 15.107,07 kr. (ĉ. 60.000 fr. fr.).

Sekvis raportoj pri la agado en diversaj lokoj. Okazis longa diskuto pri unuecfronta propono de la IPE-grupo en Malmö kun decido, ke la kongreso lasu tiun demandon, ĉar en SLEA jam ekzistas la unuecfronto, pri kiu la IPE-anoj pledis. Ĉe elekto de l’nova Plenum-Komitato okazis kelkaj anstataŭigoj de K-doj ; kiel prezidanto estis reelektata K-do Ernst Eriksson.

Portugala Instituto de Esperanto.

Ĵus aperis la antaŭ-lasta kajero (p. 199-230) de l’« Kompleta Kurso de Esperanto » por portugallingvanoj. Gramatikaj klarigoj, ekzercaro, konversacioj, vortaraj klarigoj estas taŭge aranĝitaj k trafe elektitaj. En tiu ĉi lasta kajero la eldonintoj (P.I. de E., adreso : Rua do Jardim do Regedor, 5-4°, Lisbono) vaste reklamas por SAT k ĝiaj eldonaĵoj, ankaŭ por la « Plena Vortaro ». Eĉ la librokatalogo de SAT trovis lokon sur la kovrilo. Por la disvastigo de nia movado en Portugalio certe tiu nova instruilo havas grandan signifon. Ofte ja de bona instruilo dependas la progreso de la movado. La Instituto havas disvastigan teritorion ankaŭ en Afriko (portugalaj kolonioj), k eĉ tie kelkaj esperantistoj jam estas anoj de SAT.

EL NIA LETERUJO

… En Aŭstrio oni ĝenerale sin esprimas pli libere ol en Hitlerio. Tamen, kiom ankaŭ tie ŝanĝiĝis ! Iamaj plej fervoraj funkciuloj el la soc. dem. partio tuj aniĝis la patriotan fronton k laboristoj, kiuj sin neniam montris politike fervoraj, montriĝis nun plej klaskonsciaj ! El ĉies buŝo aŭdiĝis mizero k malesperemo… Oni ĉie sentas la premon, kiu kuŝas sur ĉiuj. Antaŭ ol iu ekparolas, oni min demande, esplore rigardis por kvazaŭ demandi : « Ĉu mi povas konfidi al vi mian malkontenton, ribelemon ? » La lab. esp-istoj, kiujn mi renkontis (en mia naskiĝloko 6) nenion faras por esp-o. Ili estas pli malunuecaj ol iam. En alia urbeto mi renkontis SAT-anon, fervojiston, kiu sin montris persista k konscia pri la laboro farenda por nia afero… Klare evidentiĝas, ke la mizero tute ne estas nepra instigilo (kiel multaj kredas), por ke la laboristaro kapablu trovi sian unuecon. Neniam regis inter ili pli da perfido, flatemo al subpremantoj, mallaboremo por liberig-movado ktp. Multegaj ricevas nenian subvencion k paroli pri laboreblo sonas al ĉiu ironio, absurdo ! Kio min tuj frapis, estis, ke multaj proletoj portas la nacian kostumon, laŭ registara rekomendo, por aspekti vere aŭstraj ; tio estis malpli antaŭe… Oni esperas reĝimŝanĝon ajnan, sed ĉe neniu mi trovis komprenon, ke nepre necesas kunlaboro kun la alilanda laboristaro, por ke pliboniĝo de la vivo ebliĝu… Okaze de la datreveno de la morto de Dolfus ĉiuj devis bruligi en la fenestro du kandelojn ; kiuj ne faris tion, estis notataj. La hitleranoj bruligis hokokrucojn sur la montoj…

H. B.

Ŝanĝo de organizformo kaj …?

Oni memoras, ke la neŭtrala esperanto-movado dum la lastaj jaroj decidis ŝanĝon de sia organizo tutmonda ; post kelkjara klopodado la reprezentantoj de diversaj landaj asocioj sukcesis meti je la loko de la supernacieca U.E.A. kun individuaj aliĝoj specon de Internacio bazita sur la kolektiva aliĝo de landaj asocioj. ISE-anoj k IPE-anoj en tiu momento argumentis kun triumfa mieno, ke eĉ U.E.A. estas devigata alpreni la internaciecan organiz-sistemon, ĉar la supernacia strukturo, laŭ kiu ĝi funkciis ĝis tiam, montriĝis maltaŭga…

Nu, ne ankoraŭ longan tempon daŭris la eksperimento, k jam oni povas legi en « Heroldo », el la plumo de T. Jung, ke « UEA perdis la duonon de la aktivaj membroj ; parte influo de la ankoraŭ progresinta krizo, parte influo de la « reorganizo » (Niaj substrekoj. — Red.) ».

Ŝajnas, ke tiu fakto devus meditigi ĉiujn en nia lab. esp. movado, kiuj tiom fervore emas pledi por internacieca strukturo k kontraŭ la nuna k ĉiama strukturo sennacieca de SAT…

Kompletigoj k ĝustigoj al la Kongresa Protokolaro

Oni korektu en la paroladoj de K-do Pâris jenon : (p. 70, 2-a kol.) aldonu : « Iam la komunistoj uzis trompajn akuzojn por malhelpi la elekton de alitendencaj kontraŭfaŝ. kandidatoj, tiel favorante la elekton de faŝistoj… » ; (p. 71) « mi dubas, ĉu inter la cent mil membroj de la franca soc. partio eĉ ankoraŭ unu (anst. multaj) povus aprobi tion, kion diris sveda soc. K-do Eriksson kontraŭ la eblon pri komun-agado kun la kom-istoj (— ne pri « sennac. strukturo ») ; (p. 72) « … en FEO la preskaŭ tuta (anst. tuta) belga sekcio, k en Nederlando la plimulto (anstataŭ tuto) » ; (p. 73, 2-a kol.) « tiu taktiko neniel sukcesis » (anst. necesis) — Aŭderaro mia ! Bart. (Samloke) Antaŭ « oni ne devas liveri al la IPE-gvidantoj pretekston por rifuzo » aldoni : « Oni devas plifaciligi al ili la vojon al tiu reunuigo, se, kiel mi esperas, ili komprenas ĝiajn neceson k eblon. » (p. 74) La deklaro de K-do Robert estis sekvo de intervoko de tiu K-do k tiurilata respondo de Pâris ; Pâris al tio diris, ke li ne volas respondi al plurfojaj atakoj kontraŭ li direktitaj ekster la temo, kvankam li konsideras ilin malobjektivaj. (p. 74) Rilate proponon de K-do Vrees pri kongreskotizo K-do Pâris faris kompletigan aldonon (akceptitan principe), ke la diferenco inter la kotizoj de gastoj k SAT-anoj ne superu duonon de tiu lasta k ne pagiĝu de senlaboruloj.

K-do Joan petas forstreki sur p. 74, 1-a kol., 16-a linio, la vorteton « ne ». Sekve la teksto estu legata : « Li tamen kredas, ke baldaŭ li eniros… » ktp.

La nomo de l’K-do (sur p. 74), kiu subtenis la okazigon de l’Manĉestra kongreso, estas K-do Sugar (k ne Jordaan).

Bartelmes.

POR ŜTOPI LA BREĈON

38. Listo.

K-dino L. ……………….. fr. fr. 135.50 K-do L. …………………. » 20.— R. Fischinger, Hago ………. » 7.— Eriksson, Stokholmo ………. » 44.— J. Radiguet, Papeete ……… » 5.— G. Farnier, Bois-Colombes …. » 30.— K-dino Campbell, Dunferml… ŝil. 4.—

[REKLAMO p.3] SENNACIECA REVUO — Monata revuo soci-politika k literatur-scienca — 16 paĝoj. Ponumera prezo : 2.25 fr. fr. — El la enhavo de l’oktobra kajero : Ĉu la leĝo de l’pli forta estas natura leĝo ? Leteroj el Jugoslavio, Polio, Norvegio, Svisio, Ĉinio, k.a. Diskutejo. Soci-politika panoramo. Ampleksa belliteratura parto. Scienco. — Sub la Sagoj de l’Kritiko.

— página 4 —

78 — SENNACIULO

ĈE LA KONTRAŬULOJ

Sub titolo : La lingvo de sennaciuloj. Esperanto de Marks, mi trovis artikolon en la gazeto « Volk en Vaderland » (Popolo k Patrio), organo de l’nederlanda faŝista partio. Kun mirego mi eksciis per ĝi, ke mi.. lernis lingvon de Marks. Mi supozadis Zamenhof’on aŭtoro de esperanto, sed homo ja povas erari. Post insultoj al la socialdemokrata partio (S.D.A.P.) sekvas jenaj senbazaj imputoj al F.L.E. : « Unu el la multaj kromorganizoj de la S.D.A.P. estas la organizo de laboristaj esp-istoj. » Sed en ties statuto troviĝas jena regulo : La Federacio agnoskas la klasbatalon, sed rilate la diversajn direktojn en la lab. movado, ĝi estas neŭtrala. Mi citu plue la faŝistan gazeton : « Krom ĉi tiu organizo ankaŭ la laŭŝajne nepolitika gazeto « Wij » (Ni) regule propagandas esp-on, dum ĉe multnombraj okazoj esp-o estas propagandata de social-demokratoj. Kio estas la celo de ĉi ĉio ? Tio evidentiĝas el la titoloj de la organoj de SAT… Ĉi tiuj gazetoj ja nomiĝas « Sennaciulo » « Senn-Revuo » (Sekvas la traduko de ambaŭ nomoj). « La marksismo rigardas esp-on unu el la rimedoj, per kiuj la nacia popolkomuno de interne povas esti detruata. Pro tio, ke socialdemokratoj, komunistoj k ĉiuj, fremdiĝintaj pri propraj popolo k kulturo, tiom fervoradas por ĝi, esp-o estas plua paŝo al detruado de l’okcident-eŭropa kulturo k krome al diktatoreco de areto da sennaciecaj marksistoj super la popoloj. » Ĉu necesas komenti ? Mi kredas, ke ne. Tamen forte min ĉagrenas la fakto, ke nekonsciaj klasfratoj troviĝas en tiaj faŝ. organizoj. Nia tasko estas diskuti kun ili k elmontri la mensogojn. Ni provu savi k eduki tiujn el ili, kiuj ne perdis ankoraŭ plene la racion.

Ŝvarc (17858).

Kiel oni malhelpas esperanton en Germanio

Ni ricevis de unu el niaj germanaj amikoj ekzempleron de antisemita semajna gazeto (« Judenkenner », n-o de 21.8.35), en kiu iu T.K. el Bremen aperigis artikolon pri « Esperanto-kongresoj ». La aŭtoro, asertinte, ke en Romo ĉe la universala kongreso de esperanto kuniĝis « la judoj k framasonoj el la tuta mondo kune kun multnombraj kunsekvantoj, kiuj neniam elĉerpiĝas » por revui siajn fortojn, citas kelkajn tekstojn el paroladoj faritaj ĉe la tri unuaj universalaj esp.-kongresoj, por konkludi laŭ la maniero de l’ plej puraj arjoj en Germanio, ke la esperantistoj estas krimuloj, ĉar ili celas « interfratiĝon de l’homaro, forigon de l’apartiĝo de la homaro en diversajn popolojn ». Poste la verkinto plendas, ke antaŭ la mondmilito « la esperantismo estis uzata kiel batalilo, kun la tasko plifortigi la pacisman ondegon k per tio malfortigi la batalvolon de la Centraj potencoj (Mezeŭropo) ». Menciinte, ke en Romo la judino Zamenhof faris lekcion pri la Bahai-filozofio, « do doktrino, kiu celas la ‘ unuigon de ĉiuj rasoj ‘, la popolaran kaĉon », T.K. konkludas (k tiun konkludon la nomita gazeto aperigis graslitere) : « Pro la Oriento iam Romo pereis. Se la faŝista Italio disponigas al la orienta spirito la roman forumon, la roman universitaton, k al ĝi tiel ebligas senekzemplan sukceson, tio estas ĝia propra afero. Sed al ni ne povas esti indiferente, ĉu germanaj civitanoj pretas kontribui al tiu ĉi triumfo de l’judismo, eĉ ĝin igas vere perfekta, metante (tute laŭlitere !) la flagon de nia Tria Regno nekonscie en la servon de superŝtataj potencoj. Videant consules… ! »

Ni ne scias, ĉu la gazetaĉo, kiu akceptis tiun ĉi artikolon, estas multe legata eĉ en Hitlerio… tamen la spirito, kiun ĝi haladzas, estas tiu oficiale propagandata de la registaro. La malkaŝa minaco en la lasta frazo montras plian fojon, ke hodiaŭ jam la nura fakto esti esperantisto en la regno de Hitler povas igi suspektinda personon k havigi al ĝi rajton al la martira krono.

Al kontraŭulo de Esperanto

Intelektulo, kiu polemikas pri kulturo k progreso, devas scii, ke la gravaj verkoj de literaturo, arto k scienco estas ĉiam universale kreitaj. Bethoven ne komponis germanajn simfoniojn ; Ŝekspir (Shakespeare) ne verkis anglan Hamleton ; k la scienculoj ne elfaris patriotan biologion aŭ ŝovinistan astronomion. Ĉiuj geniuloj aldonis pluson al la ĝenerala kulturo per siaj individuaj kapabloj aŭ talentoj. Certe esperanto ne povas difekti kulturon, kiu per si mem estas universala.

Ŝajnas, ke ĉiuj mokuloj pri la lingvo esperanto nek studas ĝian valoron nek komprenas la celon. Iliaj kritikoj klare montras tion… Tuj ili demandas : Ĉu vi volas transformadi la homaron en unu soldataron ? Ĉu vi volas malaperigi la belon k sankton de ĉiu kulturverkado ? Ĉu vi volas… ktp ? Mirige estas nur, ke oni ne akuzas nin proponi verdkoloran naskotaron. Laŭ iliaj esprimoj oni eĉ povus kulpigi nin pri kanibalismo — per la pretendo, ke ni proponas… forigi malfratecon k malamikecon.

Verdire, mi suspektas ĉiujn kontraŭulojn de esperanto je ŝovinistaj aŭ rasistaj motivoj. Se ili estus sinceruloj, ili komprenus, ke nia celo ne estas politika aŭ detrua aŭ aneksa afero… Nia ĉefa ideo estas unuigi, interfratigi la homaron per unu komuna lingvo…

Samuel Polinov, Filadelfio.

Mi petas parolpermeson …

Leginte la protokolaron pri la XV-a kongreso k leterojn de kelkaj Ge-kdoj, kiuj opiniis utile skribi al mi demande pri mia « stranga » konduto, okaze de l’kongreso, mi deziras doni publike kelkajn koncizajn klarigojn.

Kvankam havante la fidon de la granda plimulto de la SAT-anaro, mi tamen eksiĝis el la P.K. de nia organizo (en sept. 1933), tial ke mi nepre ne volis, ke mia persono estu ia malhelpilo por la reunuiĝo de nia movado. Pro la sama motivo mi ne veturis al Valencio, lastan jaron, k decidis ne ĉeesti nunjare la Parizan Kongreson. Se tamen mi suriris dum kelkaj minutoj la podion de l’kongressalono, tion mi faris pro jena motivo : Veninte iom tro frue en la kongresejon por ĉeesti la kunsidon de la Sennaciista Frakcio, mi sidis lastvice en angulo k tute ne intencis interveni en la debaton. Sed iu K-do sciigis al mi, ke flugfolioj¹ estas disdonataj, per kiuj estas dirite al la kongresantoj, ke mia foresto signifas ke mi « hontas », ke mia « konscienco estas maltrankvila » ktp. Pro tio mi do decidis kapti la okazon eldiri kelkajn vortojn k tiel pruvi, ke mi povas rekte rigardi en la vizaĝon de kiu ajn.

Eble tamen estus preferinde, se mi lasus supozi, ke fakte mi hontas stari antaŭ la kongresantaro. Pri tio mi mem ne povas tute objektive juĝi. Sed almenaŭ restas la fakto, ke vole, nevole mia persono ne povas esti ignorata, kiel mi deziras. Kion ajn mi faru aŭ ne faru, troviĝas homoj por ĵeti al mi koton. Nu, tiun delikatan taskon ili do plenumu daŭre ĝis elĉerpiĝo de siaj fortoj !… Mi hardiĝis tiurilate k insultoj de iaj personoj efikas al mi kvazaŭ laŭdoj. Ne povas vundi kiu ajn eĉ per plej krudaj vortoj. Sed mi volas simple deklari publike, ke ĝis la faŝismo diverskolora ne estos venkinta en la tuta mondo, mi eldiros

¹ Tiuj folioj surhavis jenan tekston : « Ĉu vi ne miras pri la sinteno de Lanti, kiu ne kuraĝis partopreni la kongreson, loĝante en Parizo mem k fartante pli bone ol multaj el vi, kiuj piede k malsate penis atingi la kongreson de tiom malproksime por la idealo, kiun Lanti mem semas ? « Se lia konscienco estus trankvila antaŭ ĉiuj k-doj, li certe venus por kontentigi la deziron de [?] l’kongreso, sed bedaŭrinde por li, li ne kuraĝas respondeci pri la konsekvenco de siaj intrigoj. Jen kial li ne kuraĝas veni !!! Li hontas !!!!! »

— página 5 —

plume k lange kion mi opinias vera, ĝusta k diskoniginda…

En « Absolutismo » mi jam diris, ke la homaro tendencas refali en ian mezepokon. Bedaŭrinde mi ne eraris : pli k pli da signoj montras la pravon de tiu diro. Eĉ en nia movado troviĝas homoj, kiuj sekrete bedaŭras ne havi la eblon malebligi, ke ekster SAT, sub mia propra respondeco, per miaj propraj rimedoj k tiuj de miaj amikoj, mi eldiru herezaĵojn. Ĉe tia konstato iafoje mi preskaŭ emas kredi pri sonĝo. Tamen estas realaĵo. Al tiuj absolutuloj mi eldiras ĉi tie, ke mi elbatalos mian rajton herezi laŭplaĉe, ĝis ili havos la povon faŝistece silentigi min…

E. Lanti.

Frakcia Vivo

Komunikoj de la Socialista Frakcio.

Ni interkonsentis okaze de la nunjara SAT-Kongreso pri jeno :

  1. La Frakcio estos titolita « TUTMONDA SOCIALIST-ESPERANTISTA FRAKCIO el SAT- k LEA-anoj ». Estos plenrajte anoj de ĝi ĉiuj anoj de SAT, de la LEA-oj k grupoj, kiuj subtenas SAT, apartenantaj aliflanke al organizoj (partioj, sindikatoj, junularoj, ktp) de la Dua Internacio.

  2. Mi restos sekretario ; mi profitos, ke mi estas liberigita de pluraj gravaj malhelpoj, por organizi regulan laboradon de la Fr. La anoj de la Fr. en Amsterdamo elektos Konflikt- k Kontrol-Komisionon.

  3. Referendumo estos organizita pri la regularo de la Fr. Por certigi la gvidadon de la Frakcio per tiuj inter ĝiaj anoj, kiuj fakte interesiĝas al ĝia vivo, rajtos partopreni la referendumojn k voĉdonojn en la jara Fr.-kunsido nur la aktivaj anoj abonintaj « SOCIALISMO »-n. Ĉiuj anoj tamen havas propon- k diskut-rajton ; SAT- k LEA-anoj povos kunveni aparte ; regionaj k landaj sekcioj de la Fr. povos esti konsistigataj, k ĉiuj aktivaj soc-istaj SAT-aŭ LEA-anoj rajtos fiksi ilian regularon k laboron. Simpatiantoj, ankaŭ organizoj estas petataj aliĝi kiel subtenantoj.

Alvokoj.

  1. Ni petas de la jam pluraj miloj da Frakcianoj, ke ili nepre partoprenu la laboron.

  2. Ni bezonas kandidatiĝon de du helpsekretarioj, de landaj k regionaj sekretarioj k perantoj, de delegitoj de la Fr. ĉe soc. organizoj.

  3. Por ebligi eldonon de Soc. Literaturo, ni alvokas al tradukontoj, ĉu de tuta verko el soc-ista aŭtoro, ĉu almenaŭ de karakterizaj partoj el verkoj por « Soc. Antologio ». Kiu sin proponas ? Ĉu iu kapablas eĉ fari originalan verkon ?

  4. Nia organo « SOCIALISMO » estas sendita al ĉiuj mendintoj. Okaze de nericevo oni avertu. Ni bezonas nepre multajn abonantojn k ankaŭ kunlaborantojn. Specimeno senpaga al ĉiuj mendintoj. Abono al 6 n-oj : 3 fr. fr. (2 respkuponoj, aŭ samvaloraj vialandaj PM).

  5. Referendumon pri la regularo ni preparos per publikigo de ĉiuj ŝanĝproponoj je la proponita teksto, kiujn ni ricevos de Frakcianoj antaŭ la 25-a de novembro.

PRI KIO AJN, TUJ SKRIBU ! KUNLABORU !

A. Pâris, 6 Villa Sabot, Malakoff, Seine (Francio).

Eldonkvanto : 5.300 ekz.

Komuniko de Bolenfrasat.

La principdeklaro de la Laborista partio en Usono

estas la nomo de la tria kajero de LA PERMANENTA REVOLUCIO, aperinta en septembro. Tiu deklaro estas facile komprenebla dokumento pri bolŝevismoleninismo.

Kritiko pri la Sepa mondkongreso de Kominterno

aperos kiel oktobra kajero de LA PERM. REVOLUCIO. Mendu tuj ! La broŝuro aperas en pli granda ol kutima eldonkvanto pro la gravo de la temo. La enhavo estas interesa kritiko pri la paroladoj k decidoj de la Sepa Komintern-kongreso.

Aliaj broŝuroj haveblaj ĉe ni :

La fundamentaj principoj de la Kvara internacio. Unua kajero de LA PERM. REVOLUCIO. Enhavo : El deklaro de la bolŝevist-leninistoj, 11 programtezoj, ktp. — La politika situacio en Ĉinio. Dua kajero de LA PERM. REVOLUCIO. Artikoloj pri Kuomintang, Kominterno, ĉinia Kom-partio, kamparana milito ktp. Prezo : 1 intern. respondkupono po ekz. aŭ 29 danaj oeroj aŭ egalvaloro.

Grava internacia alvoko por la Kvara internacio !

La int. sekretario de la internacia komunista ligo, la revolucia socialista lab. partio en Nederlando. La lab. partio en Kanadio, la lab. partio en Usono k la grupo bolŝevistleninista en SFIO en Francio subkribis alvokon al formiĝo de nova internacia prolet-organizo — la Kvara internacio.

La alvoko estas havebla de ni senkoste en esp. lingvo. Speciale ni petas la K-dojn de la Sennaciista Frakcio, sciigi al ni sian opinion pri ĝi. Adreso : BOLENFRASAT pere de SAU, DANIO, Kopenhago F, Duevej 120. Oni sendu monon nur al POUL MOTH (sama adreso).

PRI LA SENNACIISTA FRAKCIO

Ni ricevis raporton pri la kunsido de la S.F., okazinta dum la SAT-Kongreso. Pro la amplekso de tiu protokolo k ankaŭ pro tio, ke ĝia enhavo povus veki indignon ĉe pluraj ortodoksemaj legantoj, ni decidis ne publikigi tiun dokumenton. Espereble la sennaciistoj komprenos, ke nian decidon diktas nur la deziro eviti disputojn en nia sentendenca organizo.

Oni povas bedaŭri, ke homoj ĝenerale ne kapablas toleri opiniojn, kiuj tro draste kontrastas kun iliaj propraj. Sed dume ni devas atenti realaĵon k ne dezirindaĵon.

El la ricevita raporto ni simple sciigas, ke en la III-a n-ro de HEREZULO troviĝas la tuta protokolo pri la koncerna kunsido. Tiu n-ro estas 20-paĝa, ilustrita k havebla ĉe la sidejo de la revuo. Interesiĝantoj bonvolu do sin turni al : Esperanto, 14, avenue de Corbéra, Paris (XII), sendante 1 internacian respondkuponon.

Red.

Pri la 2-a IPE-Kongreso (Antverpeno),

kiu okazis de 10.-12. aŭg., ni ricevis komunan raporton de la tri SAT-delegitoj, krome de Antverpena K-do (NFLE-ano), kiu estis prezidanto de la IPE-kongreskomitato, sed propravole antaŭ la kongreso eksiĝis el IPE, 1) pro presigo de « Sur Posteno » en Antverpeno ; 2) pro invito de la OKK-sekretario Van Dooren al li, en publika parolado « ne rekte, sed ruze ataki SAT ».

(Nia informanto lojale proponis por la « verda monato » (sept. 1934) al ĉiuj antverpenaj lab. esp-istoj unuecfronton en la propagando, k tiu propono estis akceptita de la regiona F.L.E. kongreso.)

Laŭ la raporto ni konkludas, ke la kongreskunsidojn partoprenis ĉ. 15-20 delegitoj k 15-20 gastoj (!), dum laŭ IPE-a fonto ĉ. 90 personoj ĉeestis la kongreson (k 127 aliĝis)¹. Neniu delegito el Sovetio ĉeestis, kiu fakto elvokis sufiĉe amarajn rimarkigojn. Du el la SAT-delegitoj parolis k estigis pri la IPE-statuto (punkto pri la dialektika materialismo) debaton, dum kiu IPE-delegitoj embarasite asertis, ke tiurilate la statuto ne trovas praktike aplikon. La kongreso decidis deklari sin nekompetenta ŝanĝi la statuton. Estis proponita respondo al la letero de SAT, kiu servu kiel intertraktobazo al trikapa komisiono (el francaj K-doj) starigita por interrilati kun la Plenumkomitato de SAT.

P. K.

EN NIA MOVADO (KRONIKO)

Argentinio. Post kunvenoj okazintaj en Buenos-Aires la 7. julio k 25. aŭgusto, en ĉeesto de la SAT-anoj urbaj k ĉirkaŭurbaj k kelkaj novaj simpatiantoj, oni decidis la fondon de « SAT-amika Rondo » kin laboros laŭ la SAT-statuto, disvendos SAT eldonaĵojn tra la lando, helpos la ĝeneralan peradon de SAT k propagandos esp-on en lab. medioj. Al enlandaj K-doj estas sendita varbcirkulero. La Rondo decidis tre aktive partopreni en la agado de nia Asocio k subteni ĝin morale k materie. (Ni gratulas k deziras longan vivon al la novnaskito ! Red.)

Nederlando. La Haga SAT-Rondo atentigas, ke la ne sufiĉe bona vizito al la monataj kunvenoj de la Rondo ne estas proporcia al la kresko de la SAT-anaro en la loko. Krome ankaŭ ne-SAT-anoj estas aparte invititaj k bonvenaj en la SAT-rondaj kunvenoj. Ne sufiĉas esti ano de nacia organizo (LEA), ĉar ne pro tio oni lernis esp-on. La celo estas apliki esp-on en internacia kadro. k por tion realigi ekzistas SAT. Tial la grupaj perantoj de tempo al tempo instigu en la grupaj konversacioj al SAT-aniĝo. La kotizon oni povas pagi po 8 (kun « S.R. ») aŭ 3 cendoj semajne al la grupaj kasistoj. Schwartz.

FAKA MOVADO

Transportlaboristoj, anoj de I.F.E.T.T., kunvenis en Kopenhago okaze de la ITF-kongreso, en la dana parlamentejo, la 20-an de aŭgusto. 20 partoprenantoj el 4 landoj (Holando, Svedio, Svisio k Norvegio). K-do Eijkenaar (Amsterd.) parolis pri principoj k celoj de IFETT, kiu ne estas nur-esperantista movado, sed parto de sindikata movado. En tiu senco la konferenceto esprimis per rezolucio dankon al ITF pro ĝia subteno al esp-o. Propono de norvegaj K-doj starigi novan Lab. Esp. Internacion en la kadro de la Laborista Internacio, estis malakceptata per 13 kontraŭ 3 voĉoj (2 sindetenoj). La internacia oficejo (en Holando) estis aklame reelektata.

RADIO-PROGRAMO

HILVERSUM (V.A.R.A.) disaŭdigas en kunlaboro kun Ned. Fed. de Lab. Esperantistoj, laŭ Amsterd. tempkalkulo la

26.10. (18.30-19.00 h) paroladon de K-do Damsteeg k priesp. komunikojn ;

9.11. (samhore), paroladon de K-do Krijt, kunfondinto de V.A.R.A. ;

23.11 (samhore) kantojn en esp-o.

Raportojn sendu al F.L.E. (radio) Postbus W. 6, Amsterdam-W.

MINSK dissendas esp-lingve (de 20.55-21.10, MET) la 3, 6, 9, 12, 15, 18, 21, 24, 27, 30-an de ĉiu monato.

¹ La gazeto de l’franca IPE-sekcio tre honteme tute prisilentas la nombron de ĉeestintoj en sia raporto.

— página 6 —

PROTESTO

Kelkajn monatojn antaŭ la 15-a SAT-kongreso troviĝis en « S-ulo » komuniko mencianta, ke « antaŭ la ĉi-jara SAT-kongreso okazos t.n. Somerlernejo. Tiu nova SAT-entrepreno kun instrua karaktero okazos verŝajne de la 23-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto. Pli detalaj informoj aperos en sekvontaj n-roj. »

Tiu komuniko instigis min provizore forlasi mian planon viziti la Ĉe-instituton en mia lando por eventuale partopreni la Somerlernejon de SAT, kies ano mi estas. Mi do bone atentis la koncernajn komunikojn en « S-ulo », sed, ĉar ili ne detale k klare informis pri la entrepreno, mi skribis al SAT, el kiu mi ricevis respondon tiel optimisman, ke mi tute ne plu atentis la fakton, ke la partopreno al la apudpariza somerlernejo por mi, kiel nederlandano, estos sendube pli multekosta ol la vizito al la apuda Ĉe-instituto.

Post legado de l’ sekvontaj linioj, kiuj tiel loge prezentas la aferon, mi ne plu hezitis : « La bona okazado de tiuj kursoj estos garantiita per partoprenado multnombra de geinstruistoj (profesiaj), kiuj en Francio libertempas ekde la 15. julio k kiuj sekve oportune povos partopreni en la aranĝoj k dediĉi siajn fortojn. Ĝis nun esence estas antaŭviditaj kursoj pri esperantologio — do io simila, kio okazas en Arnhemo flanke de la Ĉe-instituto. » Kaj poste : « Vi povas esti certa, ke la lernejo okazos. Ne forgesu tamen varbi ankaŭ por ĝi viaflanke en la de vi atingebla medio de esp. fervojistoj, por ke la partopreno estu vere impona. B. v. de nun skribi al la organizanto koncerne tiun aferon. »

La nederlanda FLE sukcesis ĉe la Direkcio de la ned. fervojaro havigi 4 tagojn da ekstra libertempo al tiuj fervojistoj, kiuj deziros partopreni la somerlernejon. En la klubgazeto de fervojistaj esp-istoj mi instigis al partopreno. Tamen en « S-ulo » (julio) mi legis nur : « La okazigo de la somerlernejo (kun kursoj, ludo, kc.) estas garantiita. Ĝi okazos de la 23-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto en la belpejzaĝa apudpariza urbeto Suresnes en proksimo de la Sen-rivero. La urbestro de la loko donis la permeson. »

Ankaŭ ĉi lasta informo tute ne estas detala. Mi do skribis al la organizanto k petis respondon al kelkaj demandoj. Mi atendis la respondon dum pli ol 3 semajnoj, sed vane !! Mi tre bedaŭris tion, sed tamen vojaĝis Parizon. Unue mi vizitis la SAT-sidejon, kie montriĝis ke la organizanto unu semajnon antaŭe ŝanĝis la lokon de Suresnes al Boulogne. Tie mi ne tuj trovis la organizanton, ĉar la lernejo ne jam funkciis, kvankam estis jam la dua tago. Mi nur renkontis nederl. K-dinon k danan K-don, kiuj kune formis la tutan partoprenantaron. La dana K-do furiozis, ĉar li forlasis la Ĉe-instituton por partopreni la lernejon de la propra movado. Je la 13-a h. venis la organizanto ; li montriĝis esti tute sola el la multnombraj francaj geinstruistoj (profesiaj). Li trankvilige diris, ke eble morgaŭ venos multaj francaj Gek-doj k certigis al mi, ke tiam la lernejo ekfunkcios, eĉ se ne venos aliaj. Mi do restis, tamen riproĉis lin, ke li tute ne respondis mian leteron. Lia elturniĝo estis tiel infana, ke mi ne ripetos ĝin ĉi tie.

La sekvontan matenon venis efektive du francaj K-doj, kiuj antaŭ 8 monatoj eklernis esp-on. Do la lernejo povis komenciĝi. La temo, kiun ni pritraktis, estis, « La nacia defendo », temo kompreneble tro malfacila por komencantoj.

Tagmeze ni ekskursis k almenaŭ tiuj ekskursoj tre plaĉis al mi same kiel la sekvontaj ekskursoj. Tamen kompreninte, ke tute ne venos la francaj geinstruistoj, mi forlasis la lernejon k intencis reveturi Amsterdamon.

Antaŭe mi protestis ĉe la SAT-sidejo kontraŭ la lernejo, k post interkonsiliĝo kun K-do Ĝermen mi decidis resti en Parizo ĝis post la kongreso. Tiun decidon mi tute ne bedaŭras, ĉar K-do Ĝ. helpis min ĉiamaniere k mi travivis vere agrablan tempon en Parizo.

Tamen mi aŭdigas proteston kontraŭ tia fuŝ-organizo, ĉar kelkfoje ripetita ĝi certe funde detruos la kredon k fidon en la SAT-entreprenoj.

Ke la tuta afero estis fuŝe organizita, montriĝu el frazo, troviĝanta en flugfolieto pri la lernejo, kiun oni sendis al la parizaj esp-istoj : « La programon la partoprenantoj fiksos mem », k; kvankam en nia SAT-movado estas sufiĉe da eminentaj esp-istoj, kapablaj instrui, la organizanto mem intencis esti la nura instruanto. Krome oni eĉ ne menciis, kie k ĝis kiam la partoprenontoj povos aliĝi. La organizinto eble diros, ke la manko de partoprenintoj ne estas lia kulpo. Tamen estis lia devo sufiĉe frue sciigi tiun fakton en « S-ulo », por ke ne viktimiĝu kelkaj eksterlandanoj.

Al SAT mi riproĉas ke oni konfidis la organizadon de la afero al K-do, kiu tute ne havas la kapablon aŭ la emon serioze plenumi tiun taskon ; kiu eĉ ne respondas demandleterojn. Se oni volas, ke la anoj konservu sian kredon k fidon en SAT, oni ne donu la organizadon de la SAT-entreprenoj en manojn de K-doj, kiuj bone scias paroli k diskuti sed kiuj funde detruos la tutan movadon per sia « organizado ».

Ŝajnas al mi, ke SAT povus havi klerigan instituton superantan eĉ la Ĉe-instituton en Arnhemo, ĉar en nia movado estas sufiĉe da eminentaj instruantoj, dum en A. nur la pastro Ĉe instruas.

Sed antaŭ ĉio necesas bona organizado.

SAT-ano 18 859.

Respondo de K-do Pâris, organizinto de la Antaŭkongresa Lernejo, al K-dino Buis

K-dino Buis, en n-o 433, esprimis la opinion, ke la « facilanima Parizano », kiu estas mi, malzorgis « ĉiun ajn organizon » (!) de la Somerlernejo, ke mi « tute ne » (!) pensis al la necesaj aranĝoj k zorgis pri « nenio » alia… ol la loko ! Centope, la kongresintoj povis sperti, ke mi senĉese detale zorgis pri plej div. aranĝoj. La lernejanoj mem certe memoras, ke mi estis senĉese sur la breĉo por havigi al ili laŭeble ĉion utilan.

Ni devus « jam tre frue en la jaro… anonci lokon, paroladontojn, temojn k literaturon » ? Sed pri literaturo necesis nenio miascie ? La regionon k poste la elektitan lokon ni anoncis sufiĉe frue (jam mi diris, kial ni devis ŝanĝi ĝin).

Rilate paroladontojn, mi disponis pri kelkaj, kiujn mi ne venigis pro la necerta ĉeesto de aŭskultontoj. Mi mem k aliaj partoprenantoj devus kompletigi tiun areton. Cetere, ne necesis multaj, k oni miaopinie ne devis antaŭfiksi la temojn (sekve ne anonci ilin), ĉar mi tute ne celis organizi (kiel oni tro ĝenerale faras) « lernejon » imitantan la burĝajn, kun paroladontoj « brilegaj » k… pasivaj aŭskultantoj, sed mi volis, en diskutoj gvidataj laŭ sokrata metodo priekzamenigi gravajn temojn laŭplaĉe elektitajn de la partoprenantoj mem, ĉar mi spertis, ke nur per tiu metodo oni povas objektive k ĝisfunde ekzameni tiajn temojn ; kaj nur tiel ni povis havigi al ĉiuj la eblon ekzerciĝi en esp. parolo. Sekve temas tiurilate ne pri malzorgo, sed pri alia koncepto de la gvidado.

Ne utilas respondi pri bagateloj (ekz. pri la prezo de restado, la sama kiel tiu anoncita pri la kongreso).

Erare estis, ke mi ne « postulis », ke la partoprenontoj anoncu sin sufiĉe frue. Sed ĉu tio eĉ certigus, ke ili venos akurate k ne pensos ĉefe pri ripozo k ekskurso, kiel dekoj da K-doj venintaj dum la dua semajno ?

Pri aliaj instruoj de tiu sperto mi faros raporton por estontaj organizantoj. Espereble ili ĝuos pli da dankemo pro la farita laboro…

Pri la gvidkoncepto de K-do P. bedaŭrinde nek la OKK-anoj nek la partoprenontoj estis informitaj de la organizanto, kiu transprenis persone la plenan respondecon pri la funkciigo de la Somerlernejo. Kaj ĝuste tiu ne-informado estis ja la ĉefa organiza manko de l’entrepreno ; tion montras ĉi-supra protesto k ankaŭ la skribaĵo de K-dino Buis.

Red.

MEMORNOTO

PRIESPER. ARTIK. K NOTOJN ENHAVIS : Signalen, Stokh., 8., 15., 22., 29.8., 5., 12., 19., 26.9., 3.10. ; Arbetaren, Stockh., 9., 13., 16.8. 10., 11.9., 4.10. ; Renobasion, Mexico, 13.8. ; Sozial. Warte, Paris, aŭg. (ankaŭ pri la kongr.) ; De Vrijdenker, Antv., 7.9. ; Le Travail, Verviers, ĉiumarde esp. angulo ; De Nieuwe Fakkel, Amsterd., 16.8. (ankaŭ pri la kongr.), 20., 27.9., 1.10 ; La Grande Réforme, Paris, jul. ; O Emancipador, L. Marques, 5., 12.8. (rubr.) ; Le Ralliement, Bruselo, 6.6. ; Le Peuple, Brus., 10., 18.9. ; La Wallonie, Liège, 17.5. ; La Dépêche Normande, Evreux, 20.9. ; Le Combat Marxiste, Paris, sept. ; De Dag, Antverp., 28.9.

PRI LA 15-A KONGRESO ENPRESIS : Vanguardia, El Mati, El Diluvio, El Noticias [?] Universal, ĉiuj en Barcelono, 23. k 24.7. ; Le Barrage, Paris, 25.8. ; Solidaridad Obrera, Barcel., 23.8. (tre detala rap.) ; L’Unité, Paris, 7.9. ; La Voz de Aragon, Zaragozo, 8.8.

PERESPER. MATERIALON ENHAVIS : Proa, Barcel., 24.8. ; Le Combat Syndicaliste, Paris, 4.10.

Korespondado

FRANCIO

K-do poŝtoficisto Thiéblemont, 33, rue Verrerie, Dijon, dez. kor. k interŝanĝi PI, PM kun Gek-doj el ĉ. l. Certe respondos.

K-dino Simone Brun, Chemin de Baza, Aubenas, Ardèche, dez. korespondadi kun Ge-SAT-anoj el ĉiuj landoj.

Deziras kor. kun kom. anarkistoj el ĉiuj landoj, petas anark. gazetojn. Anglan lingvon. K-do Barlelmy Ernest, rue des Lilas, Saint-Denis (Seine).

HISPANIO.

Tri K-doj dez. kor. kĉl. Resp. gar. Skribu al K-do Ramon Pedrel, Mallorca 564-3º-1a, Barcelona.

NEDERLANDO

Mi dez. kor. kun intelektaj Gek-doj el Franc., Suda Belg. (Luksemburgo) k Suda Anglio. Por apliki esp-on k eble viziti unu la alian en proksima estonto. Adr. : E. Lehman, Slaghekstr. 117 b, Rotterdam.

Gelern. de daŭriga kurso dez. grupe kor. kĉl., pĉt. Adr. : K-do A. v. d. Starre, Linschotenstr. 1, Ymuiden.

PORTUGALIO

Veterinara, medicina, matematika k jura universitataj studentoj dez. kor. kun ĉl. Gek-doj pĉt. Ni certe k tuj resp. Skribu al : A. T. Duarte, R. Andrade, 5-3º, Lisboa.

K-do A. Liako (19 483) dez. interŝanĝi esp. sigelmarkojn, str. Luciano Cordeiro 105, 4º, Lisbono.

SVEDIO.

Koresp-adon pri labor. temoj, interŝ. de gazetoj ktp kun Gek-doj deziras K-do A. Nilsson, Kv. Länsm. 4, Finspong.

RECENZEJO

JAPANUJO. Faldprospekto 20-paĝa kun 24 fotoj, kiuj liveras ioman enrigardon en la lando k ĝia kulturo. Ĝi estas eldonita de : Direkcio por Turismo (KOKUSAI KANKOO-KJOKU) en Japana Fervoja Ministerio, Tokio. Oni skribu al tiu adreso, por peti senpagan ekzempleron de tiu bele prezentita broŝuro.

[REKLAMO p.6] MALGRANDA TERBIBLIO titoliĝas provaĵo, laŭ laborista tendenco klarigi la geografiajn k demografiajn fenomenojn de la Tero. Kun 13 tutpaĝaj kartoj en formato 25 × 36 cm. Prezo : nur 6.— fr. fr. SAT, 67, aven. Gambetta, Paris 20.

N.º 435, 25 de noviembre de 1935

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

11-a JARO, N-o 435 — MONATA ESPERANTO-GAZETO — 25. NOVEMBRO 1935

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO, ADMINISTREJO K SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO : 67, avenue Gambetta, Paris 20e Poŝtĉekaj kontoj je nomo de SAT-Paris : Bruxelles n-o 350 189, S’Gravenhage n-o 211 533, Kopenhago n-o 4 986, Paris n-o 1234 22, Stokholmo n-o 74 153, Wien n-o D-109 068, Zagreb n-o 41 448, Zürich n-o VIII-200 49. Alilande oni pagu per poŝtmandato je nomo de SAT. bonvalutaj devizoj en rekom. letero aŭ bankĉeko je nomo de « Bannier ».

La ROLO de la LABORISTA ESPERANTO-MOVADO en la ĜENERALA KULTURMOVADO

Vi povas per saĝaj leĝoj k ekonomia reorganizado altigi la vivnormon de homoj preter la esperojn de la plej optimismaj revuloj ; vi povas konstrui modelajn fabrikojn k planitajn urbojn, en kiuj ĉio glate funkcias — tamen, povas esti ke la enloĝantoj de tiuj urboj, la gelaboristoj en tiuj fabrikoj, restas nekulturitaj homoj. Bone nutritaj k belaspektaj povas esti tute stultaj geviroj — kontento elradias de la vizaĝo ; trankvilo kuŝas en la okuloj. Grasaj bovinoj ankaŭ havas mildajn okulojn ! por ili senfina manĝado sufiĉas — bonvenon al la melkistino ! Jen kvarpieda fabriko, vivanta, varmsanga… k preskaŭ necerbumanta. Kia modelo por homo !

La besto ekzistas plejparte kiel instinktpelita servutulo, sed la homo, kiu pensas, vivas — vivas laŭ la plena signifo de la vorto. Vivas k… kreas. Spirito, cerbo, k tiuj mirindaj fingroj ankoraŭ enhavas la mondkreajn ecojn de la nebulastro, kiu naskis nian mondon. De el la akvaroj, tra la marĉoj, sur la firma grundo, k nun en la aero la homo migras, serĉante pri ia perfekta esprimilo por sia kreema spirito. Neniam li kontentiĝas. De liaj manoj faladas mirindaj skulptaĵoj, bildoj ; de liaj lipoj, kantoj de neforgesebla belo, k poemoj kies ĉiu vorto estas la kvintesenco de sufero, kuraĝo, malespero, amo. Nenio sufiĉas, nenio estas perfekta. Ankoraŭ alian provon… jen homo, kiu kapablas pensi — kreanto. Strange estas, ke el la sama raso estas tiaj, kiuj preferas ne pensi, kiuj kuŝas sur la vivkampoj, neperturbitaj de mondaferoj.

Ĉiam k daŭre devas batali homo por konservi k ampleksigi siajn talentojn. Lacige estas uzi tiun relative novan ilon, la cerbon. La naturo mem estas duvoĉulino : foje ŝi ŝajnas instigi, eĉ per kruelaĵoj, al altaj celoj, sed plejofte ŝi milde flustras « Kial ĝeni sin ? Restu kontenta — multobligu vian idaron k lasu al mi la restaĵon — tio sufiĉas ». Ho, jes ! estas ja dolorige elpensi ĉion. Do, por eviti maltrankviliĝon ni obeas, enregimentiĝas, k akceptas la ordonojn de… preskaŭ iu ajn, kiu kapablas ordoni. Individuaj trajtoj velkas, la kulturo mortas.

Reorientiĝo de la tuta vivo necesas al la plejmulto en la mondo hodiaŭ. Vekiĝo el la sonĝo, ke iu organizo, iu individuo, povas kulturi vivojn, k per ia mirakla dekreto doni noblon al la homamaso. Tro longe ni estas fidintaj al la efikeblo de grandaj organizoj por ŝanĝi la spiritajn sintenojn de individuoj. Nepre necesega estas organizado. Li ja estus frenezulo, kiu iel kritikus la sciencan ordigon de homaj aferoj. Tamen, post la plej zorgoplenaj streĉoj de organizantoj por levi la vivnormon, finfine restas afero de la individuo mem, ĉu jes aŭ ne ĝi fariĝos kulturita homo.

Ni jam estas vidintaj, kiel variaj povas esti la spiritoj de ni terloĝantoj. Iuj rifuĝas en ian hejmecan sulketon, aliaj kuraĝas ekmarŝi iudirekten — « vojaĝi en la bluon » — k entrepreni nekonatajn aferojn k aventurojn. Ili provas, suferas, komparas k elektas ; per neelĉerpebla pacienco ili akiras sperton en kelkaj fakoj de homa kono. Profundiĝas ilia scio pri la intelektaj kapabloj de iliaj praavoj k kunvivantoj. Per la artoj ili kontaktiĝas kun aliaj spiritoj en senvorta interkompreniĝo. Saĝaj nun estas tiuj serĉantoj k raciaj. Eble vizaĝoj sulketiĝis dum la pensjaroj samkiel la cerbo — ankaŭ nobliĝis la spirito.

Sed vidu ! ni priparolas homon, ne nur majstre skulptitan statuon. La lasta estas malvarma, porĉiame muldita en neŝanĝebla formo. Varma devas esti koro — simbolo de la sentoj — de vera kulturadepto. Devas fonti en li pasiaj deziroj ; alie li nur estas estingita vulkano. Ĉiuj sentoj havas rajtojn en la vivo. Oni devas rilatigi iliajn bezonojn al la intelekto k al la senfina ekstermondo. Al homo, kiu pretendas al kulturo, la vivo estas nedividebla tutaĵo. Fluas liaj sentoj laŭ la koro al la cerbo k tie, unuiĝante kun la intelekto, fariĝas spirito ; spirito, kiu siavice elradias siajn ecojn ĝis la limo de la universo. Inverse, tra la samaj kanaloj, enfluas tajdoj el la malproksimo egale ĉu tiu malproksimo estus la Lakta Vojo aŭ la spirito de iu, kiu eksimpatias kun ni.

Sufiĉe grandamplekse ni pritraktis la ĝeneralan aspekton de la kultura demando. Nun, kian rolon povas ludi la esperanto-movado laborista en la kultura klerigo de la homaro ?

Lingvo estas necesa al la interkomunikado. Per parolo k la skribita vorto ni eniras la aliel baritajn spiritojn de niaj kunvivantoj k la spertojn de niaj praavoj. Sen lingvo ni estus nur gestadantaj sovaĝuloj. Sed preskaŭ neniam ni pripensas tiun aspekton de la vivo, ĉar ni ĉiuj sufiĉe scipovas nian nacian lingvon. Per ĝi ni plejparte ricevis nian edukon k la kulturon, kiom ajn ni akiris. Por la laboristo lia nacia lingvo estas funelo, per kiu li ensuĉas sian tutan nutraĵon intelektan. Se li deziras studi la verkojn, la paroladojn de alilanduloj, nur tra la nacilingva funelo li povas ricevi tian fremdan nutraĵon. Kaj kredu ! — Mirindaĵoj okazas en tiu funelo. Tradukanta manipulanto devas teni ĝin, k certe la ricevanto ne povas juĝi, ĉu li ricevas ĝustan tradukon aŭ ne. Foje

[REKLAMO p.1] Vi trovas utilan helpilon por orientiĝo en la verketo : HISTORIO PRI LA SKISMO en la laborist-esperanta movado. Dokumentoj, faktoj, resumaĵo pri dorna periodo. 20 paĝoj. Form. 13 × 20. Prezo : 2.— fr. fr., 5 ekz-oj nur 7.— fr. fr. afrankite. SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20.

— página 2 —

82 — SENNACIULO

estas necese, ke laboristoj ne eksciu la veron pri alilingvuloj ; tuj malaperas funelo k tradukanto. Tiuokaze ili estas nur gestadantaj sovaĝuloj en siaj rilatoj kun translimaj proletoj.

Internacia lingvo ! Jen la solvo — jen la perilo al pli ampleksa vivado. Superflue estus mencii detale la sennombrajn kampojn, sur kiuj povas vagi kulturadepto k lernanto per esperanto. Ĉefvojo estas esperanto, kondukanta rekte al la kulturfontoj de la tuta mondo. De ĉi tiu lingva ŝoseo etendiĝas mil vojetoj, per kiuj vi povas atingi la korojn, la animojn de la eksterlandanoj. Klerige estas vidi per okuloj de aliulo la orientan, la sudan, aspekton de la sama problemo, kiun ni observas de okcidenta, de norda starpunkto. Al li, kiu scias nur la pensmanieron de samlandanoj, io mankas por kompletigi sian kulturon. Vojaĝoj intelektaj glatigas k hardas la homan karakteron. Per esperanto oni havas kontakton kun spiritoj, kiuj ardas kun flamo de eble al ni strangaj kredoj. Povas esti vidataj per la lingvo suferoj nekonataj al ni, k ĝojoj aŭ pli pasiplenaj aŭ pli severaspektaj ol la niaj. La diamanto de la vivo ja havas multajn facetojn.

Vi, kiu pensas, ke vi estas kulturita homo, prenu esperanton : per ĝi observu la mondon — vi denove iĝos novico. Kaj vi, kiu volas lerni, kiu sopiras al pli vasta kompreno, al pli nobla vivo — vi ankaŭ akceptu la ŝlosilon esperanto. Por vi ĝi malfermu pordon. Vasta la panoramo videbla de la sojlo de tiu pordo, k inspira. Lernu la lingvon k elpaŝu firmpiede, kuraĝe, al pli ampleksa kono, al novaj aventuroj. Estu homo, pensanta homo, kulturita homo.

Jen la mano de la Esperantistaro !

V. V. (17040).

POR ŜTOPI LA BREĈON

Laŭ rekomendo de la XV-a Kongreso ni alvokas ĉiujn Gek-dojn fari sian eblon por helpi « Ŝtopi la Breĉon », t.e. definitive likvidi la ŝuldojn kreitajn en la antaŭaj jaroj, kiuj ne estas forigeblaj per la ordinara buĝeto de la Asocio.

  1. Listo.

J. Z., Bregenz-R. ………. 10 fr. fr. Glodo ………. 5 » Glodino ………. 5 » Klubo Esperanta, Ratorp, Karlstad ………. 5 sv. kr.

[REKLAMO p.2] Subtenu per via abono al Sennacieca Revuo la ĉiumonata 16-paĝa socipolitika k literatura revuo de SAT. Zorge elektitaj studoj pri aktualaj temoj. Raportoj pri laboristaj bataloj en la tuta mondo. Granda belliteratura parto. Unuopa n-o : 2.25 fr. fr. Jarabono sur la bazo de 25.— fr. SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20.

Pri Unueco k Unueca Fronto

Se ni unuflanke bedaŭras esti devigataj denove dediĉi iom larĝan parton el la spaco de « S-ulo » al « internaj problemoj », kiuj reale jam ricevis kontentigan solvon per la Statuto k la laŭa funkciado de SAT, ni tamen ne volas esti tro malkontentaj pri tio. Ĉar, eĉ se estas multaj negativaj elementoj en tiu diskutado, tamen la finrezulto povas esti tre pozitiva, nome : La legantoj akiros pli klaran komprenon pri la « dinamiko » de nia movado k pri la rolo, kiun devas ludi SAT kiel kultura, interhelpa organizo de la tutmonda lab. esperantistaro, utiliganta la valoron de esp-o por la laborista klaso.

Al tiu celo servu ankaŭ la sekvanta artikolo. La mirindaj sukcesoj de la laborista esperantismo en la nederlandlingva regiono, la celkonscia gvido de la ned. Federacio devus meditigi k instige efiki al ĉiuj Gek-doj en tutmondo. Kaj ni ne forgesu, ke la estraro de NFLE konsistas el SAT-anoj, kiuj ne estas tiaj pro formalo, sed pro klarvido, konvinko k pro sperto…

Red.

En la nuna tempo la vortoj « Unueco » k « Unueca Fronto » estas aktualaj en la ĝenerala laborista esperanto-movado. La diversaj opinioj altrudas sin k kaŝe-malkaŝe en nia movado enpenetras la akcelo al politika izoligo k apartigo de la laboristaj esperantistoj laŭ principaj starpunktoj rilate al la tendencoj. La batalo en la laborista esperanto-movado jam ankoraŭ tro dolorige okupas lokon en nia memoro.

Tial povas esti utila la mencio pri la situacio tiurilata en la nederlanda regiono k la konigo de la starpunkto, kiun la Federacio de Laboristaj Esperantistoj (F.L.E.) praktikas ankaŭ rilate al la konsekvencoj, kiujn la konvencio kun SAT en la kadro de la organizo alportas.

Senhezite ni povas konigi, ke en Nederlando la ebloj por unueco en la laborista esp. movado grave stimulas. Oni vidas en ĝi larĝan terenon, sur kiu la laboristoj povas labori sendepende de la principaj diferencoj, kiuj regas inter la diversaj partioj.

Ni rajtas bazi nian konkludon sur la konstato, ke niaj Gek-doj en la nederlandlingva regiono vidas en la dispartigo de la laborista esp.-movado fatalan kaŭzon flanke de ekstremistaj partifanatikuloj, kiuj ĉu pro ambicio ĉu pro aliaj « taktikaj » motivoj ne unuarange tuŝantaj la esperanto-movadon sed precipe la politikan parti-flankon, klopodas kapti la esp. movadon por siaj respektivaj celoj.

Estas do kompreneble, ke niaj membroj kun bedaŭro konstatas la malfacilaĵojn, kiuj malebligas « UNUECON ». Super ĉio ili estas konvinkitaj, ke vera « UNUECO » estas la bazo, kiu povas konduki nin al nia celo unuaranga por nia laborista esp.-movado, nome la disvastiĝo de esp-o tiel ke ni sukcese povu influi la akcepton de esp-o kiel vere praktikan por la laborista movado ĝenerala. Krom tio la ideala apliko de vera UNUECO por komuna celo tre allogas k influas. Sur tiu tereno eblas apliki edukadon grandvaloran por la laboristoj, nome la kreon de kompreno pri la potenco de komuna agado. Esperanto ja ne celas dispartigon laŭ principaj starpunktoj, sed celas funkcii kiel ilo, tutmonda interligilo inter la homaro. Estas kompreneble, ke ni kiel laboristaj esperantistoj ekkonas ĝin kiel gravan ilon uzeblan por nia batalo. Ne necesas tiun flankon por niaj legantoj pli detale priskribi.

Ne eblas tamen kiel esp-organizo okupi sin pri la laboroj, kiuj fakte apartenas al la politikaj organizoj. Kiam ni suriras tiun terenon, ni izolas nin en partoj k partetoj, kiuj tre malfacile penetras en la ĝeneralajn vicojn de la laboristaro k certe ne en la alitendencajn. Ne plu eblas trovi veran « UNUECON » en la laborista esp.-movado k la nura maniero por fliki ĝin estas « UNUECA FRONTO ».

La nuna evoluado en la laborista esp-movado malhelpas la propagandon por esp. en nia regiono k vekas dubon pri la sincero de iuj tendencoj k tendencanoj. Ni ne parolu pri la miskompreno, kiu estiĝis pro tio. Ni konstatas, ke malgraŭ la apartigo, la sukcesoj antaŭdiritaj pro la starigo de I.S.E. k de I.P.E., ekz., tute ne realiĝis ; male, la ĝenerala influo, kiun la laborista esp-movado pere de SAT havis, eĉ malgraviĝis. La « UNUECO » enkorpiĝinta en S.A.T. ne estas anstataŭebla per « UNUECA FRONTO ».

Kiel nun statas la influo de SAT rilate al la landaj L E A-oj, kiuj konvencie estas ligitaj al SAT ?

La anoj turnas sin por realigi sian idealon, al la tutmonda movado. La landaj organizoj ne povas doni ion alian ol la konigon pri la lingvo. Inter samlandanoj esp. ne valorus, sekve en la tutmonda organizo la esperantistoj trovas sian idealon realigata. En nia movado la influoj de SAT estas gravaj. Estas nerefutebla stimulo, kiam SAT forte k konscie plenumas sian taskon. Internaj bataloj malbonege influas tion k eĉ povas esti fatalaj. Tial en nia Federacio (Nederlanda L.E.A.) oni povas konstati kontraŭstaron al influoj, kiuj favoras al I.P.E aŭ I.S.E.

Sendube, kiam unu el ambaŭ sukcesus penetri en nian organizon, la organizo tuj dispartiĝos. La valoro de grava k influa organizo estus eble por longdaŭra tempo nuligita, dum la juĝoj de la publiko pri tiu apartiĝemo ĉe la laboristaj esp-istoj ne estus favoraj, sekve la propagando por k la disvastiĝo de esp-o stagnus. En niaj rondoj oni bone konsciiĝas pri tia fatalo. Plue la konstato, ke en la tutmonda movado la dispartiĝo ne bone efikis, igas nin direkti niajn klopodojn al plifortigo de « UNUECO ». En nia regiono oni do ne estas indiferentaj rilate al la t.n. pritrakto en la kadro de SAT pri « UNUECA FRONTO » proponita de IPE. Kiam SAT eventuale akceptus tiun proponon de IPE, tiam la konsekvencoj por la nederlanda L.E.A. (FLE) estus neakcepteblaj.

— página 3 —

SENNACIULO — 83

Anstataŭ vera « UNUECO » regus dispartiĝo k malfortiĝo. Propono de IPE por fliki tion per « UNUECA FRONTO » signifas klopodon por kovri sian propran mis-agadon.

Se SAT ne dezirus perdi sian valoran signifon k perdiĝi en la manovroj k taktikoj flanke de IPE, se ĝi volas servi por la laborista esp-istaro kiel eduka k kultura organizo tutmonda favore al tutmonda samklasanaro, se ĝi volas efektivigi la « UNUECON », ĝi nur povas realigi tion per kontraŭstaro al « UNUECA FRONTO ». Nur per tio en nia regiono ĝi povas prezenti la stimulon, kiu estas altvalora k efika por la realigo de nia celo : « Esperanto je la servo de la tutmonda laboristaro ».

Komisiite de la estraro de F.L.E. A. Veen (sekretario).

Ĉu tio estas preparo de l’spiritoj al Unueco ?

El la oficiala protokolo pri la 2-a IPE-kongreso ni ekstraktas kelkajn vere karakterizajn tekstojn, kiuj bone montras, kiel SAT estas konsiderata en tiuj rondoj k kiel ili deziras la Unuecon.

En la « Ideologia raporto de la IPE-centro » (prezentita de Respe) oni legas : « … IPE ne ĉesos deklari, ke ĝia vojo estas la sole ĝusta. Ĝi batalos por konvinki la plimulton de laborulaj esp-istoj pri praveco de sia ideologio k de sia praktika agado. IPE senhezite daŭras batali… same kiel kontraŭ la ideologio de naciismo, de neŭtralismo, tiel ankaŭ kontraŭ la imperialismema, kontraŭsoveta sennaciismo, kontraŭ la disvastigo de ŝajnsocialismaj burĝ-demokratecaj iluzioj, ĉar ĝi ĝuste opinias, ke tiuj ideologioj preparas la grundon por faŝismo k milito k malhelpas la praktikan socivaloran utiligon de esp-o… » Kaj poste : « Sur bazo de SAT, sekve, neniu organiza unueco eblas. Ni kontraŭbatalas ĝian ideologion k organizajn principojn ». Kaj denove en la sama raporto aliloke : « Nek al la ideologiaj principoj, propagandataj de SAT-gvidantoj, nek al organizmaniero de SAT, IPE povas simpatie rilati… »

Rilate la organizan batalon kontraŭ SAT oni trovas en la Organiza raporto de IPE-centro ekz. jenon : « En Svedio post longa dormado… komenciĝis aktiva opozicia k kleriga laboro interne de SLEA. Kiom grava estas tiu laboro en Svedio k Nederlando oni komprenas, se oni rememoras, ke SLEA k NFLE estas la ĉefaj ideologiaj k materiaj subtenantoj de SAT… »

Ankaŭ la IPE-edukistoj postulas en siaj proponoj pri unueco, ke la sola tutmonda organizo « havu internaciisman strukturon… sekve SAT devas rezigni sian sennaciecan strukturon… »

Fine oni trovas en la diroj de Respe jenan mensogon, kiam li tuŝas la kolonian problemon : « Unua eldono de Laborista Esperantismo enhavas tezojn, kiujn oni strekis en nacilingvaj tradukoj ». Fakte K-do Lanti forstrekis por la reeldono de tiu ĉi broŝuro nur unu citon el verko de Lenin, kiun li bonfide estis farinta laŭ la franclingva eldono de tiu verko, ĉar li ne povis scii, ke tiu eldono (farita tamen de komunista eldonejo) estas malfidinda en tiu punkto : Temis ne pri vortoj de Lenin mem, sed pri cito farita de Lenin el alia fonto pri imperiismo. — Tion tre bone scias la IPE-gvidanto Respe, sed li preferas ĵeti tiun malnovan kalumnion por miskreditigi SAT-eldonaĵon…

Ĉu per kalumnioj, mensogoj k miskreditigoj oni preparas la vojon al Unueco ?

DU LETEROJ

Kvankam la letero de la XVa Kongreso de SAT al I.P.E. ankoraŭ ne estis legebla ĝis nun (komenco de novembro) en « Sur Posteno », ni volas tamen informi akurate en nia organo pri la sekvanta leter-interŝanĝo, por ke la legantoj en plena scio povu juĝi pri la stato nuna de la priunuecaj klopodoj.

INTERNACIO DE PROLETA ESPERANTISTARO I.P.E. SEKRETARIARO I.P.E. Centro : Kdo Homo Poŝtkesto N° 305, Leningrad 1

Leningrado, la 1. de oktobro 1935. N° H-H. Resp. je via N° 7.8.35.

Al la Plenumkomitato de SAT, Paris.

Estimataj gekamaradoj,

Aldone ni transsendas al vi kopion de la decido de la 2a IPE-Kongreso, responde al via letero direktita al ĝi, komisie de la 15a SAT-kongreso.

Ni tre kontentas pri tio, ke la SAT-kongresanoj sin favore okupis pri la demando de unueca agado IPE-SAT k sendis al nia Kongreso kamaradan delegitaron kun kiu estis eble fruktodone diskuti.

Kiel vi vidas el la rezolucio¹, la IPE-Kongreso elektis specialan trimembran komisionon en Paris (K-dojn BOUBOU, BERLO k MALFERE) por trakti kun vi plue pri la ebloj k detaloj de la unuecfronta agado kun SAT k pri problemoj de organiza unuecigo de la prolet-esp-a movado. Ni forte esperas, ke Vi aktive partoprenos en tiuj traktoj, elektinte samnombran komisionon.

Sed pli, por fari la traktojn vere ampleksantaj niajn ambaŭ movadojn, ni petas vin en la intereso de unueco rekomendi oficiale al ĉiuj LEAoj ligitaj kun SAT per la Gotenburga Konvencio ankaŭ aliĝi al la Pariza unueciga komisiono k partopreni en la traktoj, en internacia skalo k ankaŭ kun la koncernaj landaj organizoj de IPE.

Pri la starigitaj en via letero demandoj, ni povas doni kelkajn pluajn klarigojn.

Unue, en la unuecan organizon eventualan aŭ al unueca agado estas kompreneble allasataj lab. esp-istoj de ĉiuj tendencoj. La sola kondiĉo nur estas partopreno en batalo por forigo de kapitalismo, batalo kontraŭ milito k faŝismo, servigo de esperanto al tiuj bataloj. Neallaseblaj estas organizoj k individuoj, kiuj klopodas pri starigo de novaj internacioj, ekz. la 4-a, ĉar tiuj klopodoj estas krimaj en la tempo, kiam temas pri la unuecigo de organizoj de la ekzistantaj jam du Internacioj.

Oni ne povas unuece labori preparante novan skismon ! Same ne eblas unueco kun organizoj, kiuj kontraŭbatalas la fortikaĵon de la tutmonda proletaro Sovetunio².

Due, ni konsentas pri forigo de ĉiuj programpunktoj, kiuj povus malhelpi la unuecigon, kondiĉe ke estu fiksata programo, garantianta revolucieman praktikan agadon peresp-an k praktikon de principoj de proleta internaciismo² en la organiza agado.

Trie, ni ŝatus scii vian opinion pri starigo de Internacia Unueciga Komisiono de Lab. Esp-istoj, kien eniru reprezentantoj de ĉiuj LEA-oj k internaciaj organizoj. Tiu Komisiono studos la proponojn k sugestojn de div. lab. esp. organizoj k submetos siajn konkludojn al konsidero de la aliĝintaj organizoj. Tio povos fariĝi la unua ŝtupo al organiza unueciĝo.

Laŭ via promeso ni atendas la enpresigon de nia respondo en « S-ulo » k rekomendon por ties enpresigo al la SAT-amikaj LEA-oj.

Kun proleta internacia saluto :

Sekretariaro de Internacio de Proleta Esperantistaro Subskribis : H. Homo.

SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA 67, Av. Gambetta, PARIS, 20.

Paris, 9 novembro 1935.

Al Internacio de Proleta Esperantistaro Poŝtkesto N° 305, Leningrad 1.

Kamaradoj,

Ni atestas pri la ricevo de via letero de la 1-10-35, akompanita de « Respondo de la Antverpena Kongreso al nia letero ».

Ni konstatas, kun bedaŭro, ke via respondo tute malatentas tion, kio estas reliefigita en la Gvid-rezolucio, akceptita ĉe nia Pariza Kongreso, nome la absolute unuecan, supertendencan k universalan karakteron de nia Asocio, kiu permesas al anoj de ĉiuj senescepte tendencoj de la klasbatala laborista movado membriĝi ĉe ĝi.

¹ Kiun ni ne presigas, por ne foruzi spacon per ripetaĵoj. — P.-K. ² La substreko estas nia. — P.-K.

— página 4 —

84 — SENNACIULO

Vi bazas viajn proponojn pri unueca agado sur momenta aspekto de la ĝenerala laborista movado en kelkaj landoj, sed ne en la tuta mondo. Ja, en iuj landoj, la sekcioj de du Internacioj povas, en siaj klopodoj por unuec-fronto, ignori la ekziston de anarkistoj, sindikatistoj, trockistoj, ISKanoj, sennaciistoj k aliaj frakcianoj, kiuj ne reprezentas amasorganizojn.

La tutmonda laborist-esperantista movado devas resti sendependa de la ŝanĝiĝema taktiko de politikaj organizoj, ĉar ĝia disvolviĝo sekvas aliajn leĝojn. La disvolviĝo de nia movado okazas ja, bedaŭrinde, nur malrapide, k tial ni devas trakti la problemon pli larĝ-horizonte ol la politikaj organizoj, laŭ skalo ne nur spaca, sed eĉ tempa. En nia movado la esprim-libero devas resti plene garantiita, k ni ne povas permesi al ni elimini el nia movado la Kamaradojn, kiujn celas via ekskluzivismo.

Tiu propono ne povas formi bazon por intertraktado. Ni estas deciditaj konsideri nur la interesojn de la labor.-esperantista movado k tial obei principojn, kiuj estas daŭre aplikeblaj en tempo k spaco, — kontraŭe al via propono, kiu havas nur ŝajnvaloron rilate la nuntempajn kelklokajn cirkonstancojn.

Ankaŭ estas neakceptebla la propono rekomende trudi al la propagandaj por-esperantaj asocioj aperigon en siaj organoj de informaĵoj pri klopodoj de tutmonda peresperanta kunagado, aŭ partoprenon en tielnomata « unueciga komisiono ». Nia Asocio estas bazita sur la principo de UNIVERSALECO (tutmondeco, sennacieco), k ne kiel la via, sur la principo de INTERnacieco. Tio signifas, ke ni ne havas la rajton miksiĝi en la aferojn de la naciaj labor.esp-asocioj, al kiuj ni ne estas superordigitaj kiel Internacio. En nia movado ekzistas klara diferenco inter POR-esperanta propaganda agado k PER-esperanta aplika laboro. Se en la poresperantaj LEA-oj estas imagebla unueca kunlaborado por diversaj publikaj taskoj, kiel kursoj, manifestacioj, kunvenegoj ktp… (k eĉ tia afero, niaopinie, povas nur solviĝi laŭ la LOKAJ cirkonstancoj), tio estas afero pritraktebla nur de la koncernaj organizoj, sed estas ekster la kompetento de la PERresperanta mondskale aganta asocio.

La de vi citita Gotenburga Konvencio konstatas ĝuste, ke « la taskoj inter ambaŭ organizoj (nome : por- k per-esperantaj) estas malsamaj ». Nek la LEA-oj rajtas enmiksiĝi en la tutmondaj aferoj, nek ni, S.A.T., en la LEA-aferoj. Cetere ni rimarkas, por ĝustigi eraran aserton en via letero, ke ni ne promesis, — ĉar ja ni ne rajtas promesi tiurilate, — rekomendi publikigi viajn komunikojn k.c…

En la espero, ke pli profunda ekzameno super la problemo aliigos vian komprenon pri ĝustaj principoj de plena, vera unueco, ni restas pretaj fari ĉion eblan k cel-konforman por realigi la kuniĝon de ĉiuj esperantaj labor. fortoj.

Ni salutas vin sennaciece :

Komisiite de la P.K. de S.A.T. La Prezidanto : Banmer. — La Sekretario : Bartelmes.

Komunikoj de la Plenum-Komitato

  1. La elekto de du anstataŭantoj al la Plenum-Komitato finiĝis la 28-an de oktobro k rezultigis la akcepton de la kandidatoj : K-doj L. G. Avid (5479) k J. Piron (114). K-do Piron ne estas novulo en la P.-K. Li jam antaŭ pli ol dek jaroj okupis la funkcion de direkciano. Sekve nun la P.-K. ree estas en kompleta nombro. La re-distribuo de l’funkcioj inter la P.K.-anoj estas farita jene : Prezidanto de l’P.K. estas K-do Banmer, vic-prezidanto K-do Glodo, sekretario K-do Bartelmes, help-sekretario K-do Piron, protokolanto K-do Baro.

  2. Ni alvokas, pro proksimiĝo de la tempo por preparo de la venontjara JARLIBRO, laŭeble plenumi la deziron esprimitan de la XV-a Kongreso okaze de propono aperigi en la Jarlibro (senpage) la adresojn de LEA-grupoj (amikaj al SAT) aŭ de ano el tiuj grupoj — en lokoj, kie eventuale ne ekzistas SAT-ano.

PROTESTO AL LA P.K.

Ni publikigas ĉi-sekvan proteston de K-do Scott, sen longe respondi al ĝi. En la cetera materialo prezentita en tiu ĉi n-o koncerne la unuecklopodojn la legantoj trovos la plej bonan respondon al la rimarkigoj de tiu ĉi K-do. Ni petas ilin do kompari atente la asertojn en tiu ĉi protesto kun la faktoj, kiujn liveras la ĉi-numere publikigitaj dokumentoj. — P.K.

Kiel unu el la SAT-delegitoj senditaj al Antverpeno mi devas protesti kontraŭ la malĝusto k maljusto de la raporteto aperigita en n-o 434 de « S-ulo ». Preskaŭ la duono da ĝi temas pri « informoj » ricevitaj ne de la delegitoj, sed de iu malkontentulo, kies asertoj ne estus serioze akceptitaj de la P.K., se ili estus vidintaj la hontindan konduton de tiu persono en la kongreso. Oni parolrajtigis lin, kvankam li estis nura gasto, k tiam pro klare privata malkontento li agis preskaŭ kiel Soares en Parizo per plurfojaj k plurtagaj interrompoj¹.

¹ Ni ne estus uzintaj la ateston de K-do Schoen, se ni ne havus en manoj faktan, konkretan dokumenton (leteron de ano de IPE-a Kongreskomitato Van Dooren al Schoen), kiu pruvas la ĝuston de la asertoj.

Ties asertojn vi presas ; sed el la komuna raporto de la delegitaro vi elektas iom, ĉefe el la parteto nekomuna, kiun aldonis unu delegito ; k, silentante pri ĉio favora al la kongreso, vi donas ideon pri fiasko de kongreso, kiu fakte estis interesa k sukcesa. Vi ankaŭ sugestas, ke ĝia oficiala statistiko estis falsa¹. Raportante sen ĝia kunteksto, ke la kongreso deklaris sin nekompetenta forstreki el la regularo ĝiajn vortojn pri komunismo k marks-leninismo, vi donas la malveran ideon, ke ĝi ne deziris tiun forstrekon. Male, oni ŝajnis deziri ĝin unuanime k la « embaraso » tute ne montriĝis en la deklaro, ke tiuj vortoj estas surpaperaĵo, kiu neniel funkcias por malhelpi la aniĝon de nekomunistoj, sed antaŭe pri la fakto, ke oni estis neinta la ekziston de iu regulara malhelpo, k devis konfesi, ke K-do Prent pli bone konis la IPE-regularon ol IPE-anoj mem².

Same pri la nombro de delegitoj vi emas miskomprenigi, ne klarigante ke, kiam areto venis el unu distrikto, nur unu nomiĝis delegito. La nombron de gastoj vi duobligas laŭ mia opinio, k kial vi sugestas ke ekzistis nur du kategorioj, k malpli ol 40 personoj entute ? Pro mia letero vi ne povis malscii, ke la ĉefparto de la kongresanoj estis nek delegitoj nek gastoj, sed simplaj IPE-anoj. La nombron el kelkaj landoj mi menciis, k vi supozeble vidis la fotaĵon en « Sur Posteno » enhavantan 77 (se oni enkalkulas la du infanojn, kiuj vojaĝis el Nordanglio). La foresto de 13, t.e. la sepono, kiam la foto okazis, estas preskaŭ kutima en ĉiuj kongresoj. Unufraze, se la SAT-kongreso trioble pli valoris ol la IPEa, tio estas nur pro la fakto, ke trioble pli da personoj partoprenis la kunsidojn¹.

En alia loko la P.K. plendas pri nericevo de respondo al sia letero. La respondo estis starigata post publika diskuto dum la ĉeesto de la SAT-delegitoj k eldonata en « Sur P. ». Eble pro tio ĝi ne estis sendata poŝte³. La P.K. ĝis nun ne klarigis, kial ili neniam respondis al la antaŭkongresa proponletero de IPE. La nescio pri tiu kialo iom embarasis la tri SAT-delegitojn⁴.

Fine mi diru, ke la raporto en « Sur. P. » kelkfraze iomete malplaĉis al mi pro sia emo nuancigi, nur maloftie, kelkajn okazintaĵojn, inkluzive du tri frazojn miajn. Tion mi bedaŭris. Sed simila emo monstre montriĝas en « S-ulo », k mi bedaŭregas, ke tion oni rajtos riproĉi al ni, k vere aserti, ke pro la sinteno de la PK de SAT malebliĝas komuna, unuecfronta laboro.

Russell Scott (17 558).

¹ Estas por la afero mem tre malgrave k neprisdiskutinde, ĉu fakte ĉeestis en Antverpeno 40 aŭ 70 aŭ eĉ 90 personoj. Neniu ja pretendis, ke temis pri amas-kongreso. ² Pri la « deziro » de l’kongreso forstreki la paragrafon limigantan la aniĝon al difinita kategorio da laboristoj, oni konvinkiĝu legante la leteron de IPE (p. 83), kiu estas konforma al la Gvidrezolucio de la IPE-kongreso ! ! ³ Ni ricevis la respondon meze de oktobro ; ĝia enhavo konformas al la spirito de la IPE-letero (p. 83). ⁴ Al tiu proponletero, direktita ne speciale al SAT, sed al ĉiu ajn lab. esperantisto individuo aŭ lab. esp. organizo en la mondo, kun la esenca celo vigligi la PEK-entreprenon de IPE, ni respondis (same publike) en « S-ulo » n-o 426 (febr.) sub titolo « Principoj de Unueco ». Tiu n-o estis rekomendite sendata al la IPE-centro la 28.2.35.

P. K. de SAT.

Al tiu ĉi n-o estas aldonita folio kun Voĉdonilo (por la membroj de SAT), kun la Tarifo por membreco k gazetoj k kun interesa libro-oferto por frupagontoj. Rekomendita al via atento !

ELDONKVANTO : 5.000 EKZ.

— página 5 —

SENNACIULO — 85

Bilanco de la 15-a Kongreso de SAT

(Parizo, 1935)

Enspezoj
Aliĝoj fr. fr. 7.533.10
Anoncoj 180.—
Varoj 405.60
Subvencio 200.—
fr. fr. 8.318.70
Elspezoj
Luo de kongresejo fr. fr. 1.952,25
Presaĵoj 2.999.55
Korespondado 497.23
Orkestro 720.50
Ekskurso al Versajlo 825.—
Diversaj elsp. 609.45
Saldo 714.72¹
fr. fr. 8.318.70

Parizo, la 2. novembro 1935. La kasisto de la O.K.K. J. Germen.

La revizintoj : M. Aspes (18.074), P. Meyer, Le Sidaner (18 609).

Tra la Esperanta Gazetaro

La Norvega LEA reeldonas sian organon.

Kun plezuro ni salutas la reaperon de « Arbeider-esperantisten », la organo de la norvega LEA. Ja ĝi aperas nur ciklostilite k ne presite en tipografejo, sed ni konsentas tute kun la reeldonantaj K-doj, ke estas pli bone rekomenci per modestaj rimedoj, kiuj konformas al la stato de la landa movado, ol entrepreni ion super siaj fortoj aŭ… nenion fari. Pri la celoj k rimedoj de SAT oni trovas tre bonan artikolon en la unua n-o de tiu ĉi nova serio, verkitan de nia Oslo-a peranto, K-do Amundsen.

Pri la XV-a SAT-kongreso.

Kun la evidenta deziro « objektive » raporti pri ĝi, « La Socialisto » (sept.) aperigas sub titolo « Granda skandalo dum eta kongreso » « leteron », el kiu ni laŭvorte represas : « … Soarès riproĉis al Lanti, ke dum jaroj li prostituigis SAT’on, kies li estis la konfidenculo. Poste, oni decidis ke oni nenion presigos pri tiu skandalo, por tiel pruvi ke ne estas opozicio. Tiu skandalo estis tiel grava kiel neatendita : ne estis eble aŭdigi sin dum unu horo… la proponataj kondiĉoj por unueco « odoras » la privatajn interesojn de la ĉefoj : Bartelmess, kiu vivas el tio ; Bannier [?], kiu dezirus retrovi siajn 30.000 frankojn ; k X…, kiu dezirus trovi tie la saman oficon kiel en B…². Tiu lasta tiel ofte kontraŭdiras sin, ke li ordonis la ŝanĝon de sia nomo… La interesoj de tiuj tri homoj, elektitaj de Lanti mem, riprezentas la nuran aŭtoritaton en SAT. Krom tio, SAT mortis… »

Al la kongresintoj, juĝi la valoron de tiu « letero » k… de la gazeto, kiu akceptas tiajn « raportojn ».

Kongresa postrikolto.

En « Nia Organo » (Heerlen, Nederlando), n-o 14, partoprenînto al la 15-a SAT-kongreso en Parizo rakontas interalie jenon : « … Iun tagon ni estis en restoracio kun franca K-do el la suda parto de Francio. Mi vidis, ke iu persono manĝis tre strangan objekton, kiu aspektis kiel pinfrukto aŭ kiel tre granda burĝono de kardo. Mi demandis al la franca K-do la nomon de la stranga objekto, k mi aŭdis, ke ĝi estas artiŝoko.

— Ĉu ili estas bongustaj, tiuj artiŝokoj ? — mi demandis al la franca K-do.

— Jes, ili estas tre bongustaj ! — li respondis.

— Mi volonte manĝus unu, se mi nur scius kiel ataki la strangan frukton. Ĉu vi volas instrui tion al mi ? — mi demandis.

La franco promesis tion, k mi kuraĝe mendis artiŝokon. Kaj kiam mi ricevis ĝin, mi denove turnis min al la franco.

— Nu — li instruis min — faru saŭcon el oleo k vinagro, k deŝiru la skvamojn de la artiŝoko k trempu la skvamojn en la saŭcon. Kaj tiam elsuĉu ilin.

Mi ankoraŭ iomete dubis k petis lin instrui la manĝadon laŭ la rekta metodo. Kion li faris. Kaj mi ne povas diri, ke artiŝokoj estas malbongustaj. Sed por manĝi ilin oni bezonas multe da tempo. Eble la francoj povas pli rapide manĝi ilin, k ke mi ne estis sufiĉe lerta, sed por mi la manĝado estis longedaŭra. Niaj K-doj B. k K. ne kuraĝis ankaŭ mendi unu. Vi ja ĉiuj konas la nederlandan esprimon : Kion kamparano ne konas, li ne manĝas ! »

Ĉu « unuecfronto » eblas ?

K-do B. W. en la « Esp. rubriko » de « De Nieuwe Fakkel » (La Nova Torĉo) esploras la problemon k venas al jena konkludo : « … Ĉu ni devas akcepti unuecfronton, kiu forprenas de ni la rajton havi individuan opinion k verki pri ĝi ? Ne, certe ne ! Laŭ mi, la severa diktatoreco, kiu regas en Sovetio, grandparte malebligas kunfandiĝon kun la esp-istoj de la 3a Internacio. »

N. B.

¹ Tiu ĉi saldo, transdonita al SAT, servis plej grandparte por kovri la plikostojn rezultantajn el la presigo de la Protokolo en la n-ro 433 de « S-ulo ». SAT donacis ankaŭ al la Kongreso kvanton da « Historio pri la Skismo » (la broŝuro estas donita al la kongresanoj kun la ceteraj kongres-dokumentoj).

² « La Soc. » plene sciigas nomon k urbon de tiu rifuĝinto — vera denunco al la ekzekutisto !

EL NIA LETERUJO

« … por ĉiuj lab. esp-aj organizoj la varbo-lokoj malpli-grandiĝas, pro la disvastiĝanta faŝismo. La organizoj fariĝas pli k pli malfortaj pro manko da anoj. La kuniĝo de tiuj organizoj estas tre dezirinda k vere helpus la aferon de esp-o. Mi legis kelkajn n-rojn de la « Kritika Observanto ». La artikoloj, kiujn ili enhavas, povus esti presitaj en « S.R. »… Mi ankaŭ legis « Socialismo »n… k ne vidis la bezonon aperigi tiun gazeton ; ĝia celo estas tiu de la SAT-organoj, aŭ preskaŭ. Eĉ mi bone akceptus en la SAT-organoj kelkajn artikolojn el tiuj, kiuj aperis en « Herezulo » (ne ĉiujn ! pro la polemikoj). Anstataŭ aĉeti tri aŭ kvar gazetojn por koni la div. tendencojn, oni povus ilin trovi en unu gazeto. Tiel oni povus scii, ke ekzistas pli ol unu tendenco… memstare post studo de la div. tendencoj, oni povus elekti, aniĝi al unu. Iom da toleremo ankaŭ estus necesa, de la anoj. Ĉar artikolo ne plaĉas, ne estas necese « bombardi » la redakcion per protestoj. Se estas eraro en artikolo, ĉu la legantoj per si mem ne ĝin trovas ?…

« Sendube, estas iuj, kiuj parolas pri agad-unueco. Tio havas preskaŭ nenian ekvivalenton ; kiel ĝi funkcius ? La diversaj gazetoj ĉiam aperus kiel antaŭe. Oni devas konstati, ke grandparte la esp-a movado ekzistas per k tra la gazetoj. La agad-unueco inter soc. k kom. partioj realiĝas per komunaj manifestacioj, per komunaj kunvenegoj,¹ sed sur la esperanta kampo tiaj manifestacioj ne estas eblaj. La organiza rekuniĝo estus sole k vere efika. »

SAT-ano 19.059.

Recenzejo

HISTORIO PRI LA SKISMO EN LA LABORISTA ESPERANTO-MOVADO. 20 pĝ. Form. 13 × 19 cm. Prezo : 2.- fr. fr. (5 ekz-oj 7 fr.). Eldonis : SAT-Paris.

Estas surprize, kiom da informoj troviĝas en ĉi tiu 20-paĝa broŝuro. Ĝi objektive prezentas, kiel nia Asocio suferis, kiom da ĝenoj ĝi devis toleri pro homoj, kiuj pro la megalomanio² de Nietzsche-a « Volo al Potenco » imagas sin la regantoj k savantoj por ni simpluloj ; ankaŭ ĝi montras, kiom la blinda fanatiko estas ekspluatebla kontraŭ nia komuna bonfarto. Nia Asocio bonvenigas la kritik-kapablon k ne blinde fidas iun ajn. Sed ĉu ĝi pravas tiel facilanime liberiĝi de ĉiuj bazoprincipoj en la ideologia kampo ? Ekz. ĝi agnoskas, ke klasbatalo ekzistas k konsideras ĉi tiun agnoskon sufiĉa por iĝi membro. Tamen Marks konsideris la historian materialismon kiel nedisigeblan eron en la socialista filozofio k ĝia malagnosko estas nura preteksto, ke ĥaoso regadu en la idea kampo. Ĉu tiaspeca ĥaosa mensostato iel ajn helpas al ni, eĉ se ni beligas ĝin per la vortoj « liberiĝo de ĉiuj dogmoj ? » Kaj ĉu ni pravas en tiu « liberiĝo », ĉar aliaj homoj distordis la historian materialismon k jezuite malindigante trenis ĝin en la koton ? Ĉu ni ĝuste k respondece rilatas al la membroj, se ni malagnoskas la hist. materialismon k preferas « liberece » akcepti idearon de filozofaj skoloj pli fruaj k pro tio malpli maturaj ol tiu de Marks (ĉu de Comte, Descartes aŭ de iu alia) ? Ĉu ni tiel iĝas la « plej kapablaj k plej perfektaj el la t.n. internaciistoj » (laŭ nia Statuto) ?

Mi notis strangan uzon de la vorto kapitalo en la antaŭparolo ; mi kredas, ke la opozicio « Internaciisto » aperis en marto 1930 unuafoje k ne en oktobro (p. 14), k « Ekrelo » stariĝis en febr. 1931. La broŝuro estas konciza pritrakto de la Skismo k ĝi meritas esti legata, precipe de la novaj anoj.

I. F.

K. KALOCSAY-G. WARINGHIEN : PLENA GRAMATIKO DE ESPERANTO. Vorto k Frazo. 372 pĝ. Form. 23,5 × 15,5 cm. Eld. Literatura Mondo, Budapest. Lingvoserio AELA 1935. Prezo broŝ. sv. fr. 8.—, simple bind. 9,50, sur luksa papero, ledumita : 10.50 plus 10 % por sendkostoj. La broŝ. eldono estas havebla ĉe SAT.

Kvankam tiu ĉi volumo laŭ vidpunkto de bezono ne atingas la valoron de la Plena Vortaro, ankaŭ tiu ĉi « norm »-verko respondas al la deziro de l’esperantistaro. Ĝi estas precipe utila en kazoj, kiam la lingvuzo ne estas tre klare difinita, kiam tiu aŭ alia aŭtoro konsiderata kiel bona aplikas tiun aŭ alian gramatikaĵon laŭ maniero diferenca ĉu de la ĝenerala, ĉu de tiu apliko, kiun oni trovis ĉe alia lingva spertulo. Eĉ la zamenhofa lingvuzo en tiu kazo ne ĉiam estas la « norma » : Pri tio lasas nenian dubon la aŭtoroj de la supra Gramatiko, kiu rilate pritrakton de la diversaj reguloj k formoj estas la plej ampleksa k plej kompleta ekzistanta por esp-o. Oni ja konsideru, ke depost la Zamenhofa eksperimentado je la lingvo forpasis jardekoj, la lingvo evoluis, pliriĉiĝis k ĉirkaŭ sia 16-regula skeleto plisolidiĝis… cetere konforme al la antaŭvidoj de la aŭtoro de esperanto.

La laboro estas farita kun granda konscienceco sed ĝin ekspluati, tio estas bonuzi la libron

¹ La skribinto parolas pri la cirkonstancoj en Francio. — Red.

² Iluzio pri propra potenco.

— página 6 —

86 — SENNACIULO

postulas ankaŭ grandan kvanton da studemo ĉe la uzanto. Novajn terminojn li devas encerbigi al si, kiujn li eĉ ne trovas klarigitaj en la « Plena Vortaro », sed kiujn li devas ĉi tie lerni kutimuzi (Subjunkcio, ekz. por diri « dependiga konjunkcio », Adjekto, por diri « cirkonstanca komplemento »). Mi ne scias, ĉu tio faciligas la uzadon. Ankaŭ la apliko de « provaj » (ne ankoraŭ oficialaj k eble neniam oficialiĝotaj) sufiksoj kiel « iv » por kurantaj gramatikaj difinoj (ekz. « solstarivaj » elementoj, por memstaraj vortoj) ne ŝajnas al mi necesa k dezirinda.

Dum la eventualo de la uzo de « disde » ekz. estas klare montrita (p. 262), tia nura rekomendo ŝanĝiĝis en kvazaŭ fiksan regulon por aliaj « provaĵoj », kiel la virinaj propraj nomoj (p. 144). Tamen, ke tiuj nomoj ricevu la a-finaĵon, estas nura « provo » (kiun mi persone cetere aprobas) k ne estas fiksita regulo, ĉar ne sufiĉas, ke Zamenhof kelkfoje provis tiun finaĵon — cetere li uzis « Ifigenio » apud « MARTA » — por el ĝi fari kvazaŭ-oficialan regulon.

Per tiuj rimarketoj mi nur volis kritiki formon, ne enhavon ; la enhavo ne ŝajnas al mi kritikinda rilate mankojn ; mi pensas, ke ĉiuj punktoj de l’gramatiko, de l’vortfarado, de l’sintakso en tiu ĉi verko trovis sian konvenan pritrakton k estas ilustritaj per multo da ekzemploj.

La prezento tipografia estas klara k la klopodo eviti preserarojn evidenta ; parto el tiuj, kiuj enŝoviĝis, estas korektita sur aparta folio, tamen ne ĉiuj — ekz. sur p. 318 devas esti « kruĉo » anst. « kruco ». En la unua pĝ. de l’antaŭparolo (antaŭlasta linio) « per » anst. « por tradukoj… ». Stranga ŝajnas al mi la formo « la aŭtoro de la jena libro » (p. 6) anst. « de tiu ĉi libro », kiun lastan mi opinias nepre preferinda. La uzo k rekomendo de la duopa konjunkcio « kaj — kaj » anst. « tiel — kiel ankaŭ » (vd. antaŭparolon, p. 6, dua linio de l’lasta alineo) ŝajnas al mi nekorekta. Unu el la aŭtoroj petis min atentigi pri ereto sur p. 177, lasta linio de par. 215-III ; devas esti « dek dekduoj k tri kvaronaj » anst. « tri kvaronoj » da gantoj.

Alfabeta tabelo ĉe la fino de la libro ebligas al la uzanto rapide trovi la deziratan klarigon. Mi pensas, ke tiu detala studilo de la lingvo ellaborita en spirito de « kiel eble plej senpartia internacieco », kiel diras la aŭtoroj, trovos sian uzantaron.

N. B.

NI KANTU ! Kantaro de la Federacio de Lab. Esperantistoj en la regiono de la nederlanda lingvo. Libroservo F.L.E., Postbus 50, Amsterdam-O. 96 pĝ. Form. 11 × 15 cm. Prezo : 0.25 gld.

SAT konsentis al la Nederl. LEA pri eldono de tiu propra Kantaro, ĉar ĝi ne celas konkurenci la SAT-kantaron, ne enhavante muziknotojn k prezentante krom soc. batalkantoj ankaŭ migrokantojn k lirikaĵojn.

Kelkaj tradukoj ne estas senmankaj (ekz. tiu de la Allogkanto, p. 89, ne estas bone farita) ; oni relegu pri tio la kritikon faritan rilate la versarton en « La Lernanto » (n-o 8). Ankaŭ ĉe kantoj ni estu severaj rilate la bonecon de la verstraduko. Kelkaj negravaj preseraroj apenaŭ meritas mencion. Anstataŭ « Indio » (p. 59) preferinda estas « Hindio ».

La kompilintoj estas dankindaj pro la granda laboro de ili farita k pro la bona elekto de l’materialo.

N. B.

WIEN (Vieno). Nova prospekto ilustrita pri la aŭstra ĉefurbo (faldebla), eldonita de Fremdultrafik-oficejo, Wien VII, Messepalast, kune kun speciala faldprospekto pri la Viena Foiro (1.-8. sept. 1935).

La Vivo Universala. Bulteno de la Biokosma Unio. Esp. Fako J. Estour, Solliès-Pont (Var), Francio. Speciala n-o. Belaspekta 40-paĝa kajero. Sed ĉu periodaĵo aŭ ĉu nur unuopaĵo ? Periodaĵo franclingva, kun eventualaj esp. kajeroj neregulaj. La artikoloj estas verkitaj de konataj liberpensuloj diverslandaj (racionalistoj). Sed malgraŭ tiu racionalismo oni renkontas la vorton « nova religio » havanta la nomon « evolua vivo » k « biokosma solidaro ». Filozofemaj K-doj trovos kredeble grajnojn en tiu ĉi ne ĉiurilate klare prezentita legaĵo.

[REKLAMO p.6] ANGLALINGVANOJ ! Vi povas ricevi kontraŭ unu intern. respond-kupono aŭ 10 uson. cendoj afrankite la Esp. Gramatikon en 10 lecionoj laŭ « Petro », verkitan de Bartelmes. Tre taŭga verkaĵo ankaŭ por nacilingvaj gazetoj. Mendu nur ĉe Nia Bulteno, 117 N. Bunker Hill Ave., Los Angeles, Calif., Usono.

Ekster nia movado

La federacia k la ĉefurba registaroj de Brazilio subtenas esp-on kun firma decidemo. Esp-o estas enmetita en la oficiala radio-programo, antaŭe nomita « Nacia Programo » k nun « Horo de Brazilio ». Ĉiumarde okazas disaŭdigoj en esp-o de 7.30 [?] ĝis 7.45 horo vespere (horo de Rio) el la malnova « Radio Clube de Brasil » (stacia ondlongo 31,56 m).

« Germana Esperantisto » publikigis oficialan anoncon, ke de nun « nur germanaj popolanoj povas esti membroj de la Germana Esp-Asocio ». Tio signifas la definitivan forigon de judoj el tiu asocio, kies estro per sia proklamo deklaras « konformiĝi al la postuloj de la tempo » (stereotipa diraĵo en la nova Germanio).

Laŭ « Esperanta Literaturo » la sovetiaj esp-istoj intencas okaze de la 100-jara jubileo postmorta de Puŝkin (en 1937) popularigi la verkojn de tiu aŭtoro¹ per eldono en esp-o, per diskonigo en artikoloj k kolekto de biografia materialo. K-do Miĥalski, la aŭtoro de « Prologo » (SAT-eldono), verkas 3.000-versan poemon pri intern-sovetiaj problemoj.

DENOVA RESPONDO pri l’Antaŭkongresa Lernejo

Mi povus detale respondi al iuj (ne ĉiuj senofendaj !) asertoj de K-do 18.859, same kiel antaŭe al aliaj de K-dino Buis. Mi povus reĝustigi iujn punktojn, klarigi aliajn. Mi eĉ rajtus kontraŭataki k demandi ekz-e :

Ĉu K-do, kiu aprobis la elektitan temon de diskuto, k kiu deklaris, fine de la sola kunsido, kiun li regule kuraĝis ĉeesti, ke la diskuto estis interesa k profitdona, povas serioze elkovri semajnojn poste, ke la temo estis malbone elektita ?

Mi povus demandi lin, ĉu estas juste, ke oni kulpigu pri ĉio malkontentiga la organizinton (tiun, kiu dediĉis du kompletajn semajnojn senescepte de unu libera horo al la Lernejo), k ne la K-dojn kiuj pro neinteresiĝo fiaskigis la aferon per nepartopreno, per nekunhelpo aŭ malakurata ĉeesto ? K-do 18.859 mem, post la unua kunsido, promesis, ke li ĉeestos la sekvontajn je horo fiksita interkonsente kun li ; li tamen pretekstis skribon de poŝtkartoj ! por ne ĉeesti la duan kunsidon, venis du horojn tro malfrue al la tria k anoncis, ke li poste ne plu venos, al [?] se estos pli da partoprenantoj. Ĉu li rajtas post tia sinteno riproĉi al aliaj ?

Mi devus ankaŭ esprimi mian miron pri la unuflanka enmiksiĝo en la diskuto de la Redaktoro mem de « S-ulo », per ekz-e aserto, ke la ĉefa organizmanko estis, ke mi ne informis la O.K.K. pri mia gvidkoncepto, dum ĝuste li kontraŭstaris plurfoje mian peton, ke la O.K.K ekzamenu tiun aferon. Ktp !¹

… Post tuta jaro, ni ankoraŭ diskutus ! Ni havigus al iuj SAT-malamikoj (ni ne parolas pri IPE-anoj !) neesperitajn argumentojn, por ŝajne pravigi sian ĉiumonatan kalumniadon kontraŭ SAT. Ni tedus K-dojn, kiuj sin demandus, ĉu ni estas plenaĝuloj aŭ infanoj. Ŝajne, ni havas ion pli utilan por fari !

Cetere, ambaŭ plendintoj kredu, ke, instruite de tiu sperto, mi ne plu akceptos personan respondecon en kunvoko de ili al kio ajn !

A. Pâris.

Ni volas esperi, ke per ĉi supro finiĝas la debato estigita per la malsukceso de la Somerlernejo, — debato, en kiu oni ĝenerale insistis nur pri la negativaj flankoj de la entrepreno. Tial ni volonte konfirmas niaflanke la ĝuston de la aserto de K-do Pâris, ke li du el siaj libertempaj semajnoj antaŭkongrese metis tute je la dispono de la alvenintaj Gek-doj.

Plenum-Komitato.

¹ La legantoj bonvolu noti, ke la konatan verkon de Puŝkin « Eŭgeno Onegin » (236 paĝoj) en esp-o la SAT-eldonejo povas liveri (en limigita kvanto) por prezo de 10.— fr. fr.

Korespondado

BRITIO

Mi dez. kor. kun ĥemiistoj, kies fako iel rilatas la fabrikon de alumetoj. H. Noble, 161, Pixmore Way, Letchworth.

NEDERLANDO

Mi interŝanĝas 100-300 poŝtmarkojn kun ĉiuj landoj. Adreso : K-do P. B. Stengs, Haarlemmerdijk 41, II, Amsterdam-C.

Gekamaradoj de daŭriga kurso dez. grupe korespondi kĉl, pĉt. Resp. garantiata. Adr. : C. H. v. Rees jr., 2e v. Leijden Gaelstr. 172, Vlaardingen.

PORTUGALIO

Karaj Gek-doj, pardonu, ke ni ne tuj resp. al ĉiuj, ĉar ni ricevis amason da resp. petoj, tial ĝi ne eblas. Korege salutas vin Manuel Fernandes.

SVEDIO

K-do Evald Pettersson, Klamparegat. 6, Hudiksvall, dez. korespondi kun ŝakludantoj.

Studrondo dez. kor. kun ĉl. por interŝ. PK., PM., L, ktp. Certa respondo. Adr : Tipografiista Studrondo, Postfack 789, Stockholm 1.

Grupo da junaj gelaboristoj deziras korespondadi kun Gek-doj, ĉiulandaj, grupe aŭ individue. Alskribu K-dinon N. Ytterberg, Utanbyg. 22, Västerås, Svedio.

SEKCIO 11 ROTERDAMA DE F.L.E. organizas semajnan Letervesperon. Estas petate de ĉie multnombre sendi leterojn. Respondo certigata. Adresu al : A. Thijssen, Spaanschebocht 49 a, Rotterdam W, Nederlando.

RADIO-PROGRAMO

Brno, Praha I, Mor. Ostrava : (325,4 m) : 27.11., 22.15-22.30 h. (La arto). 4.12., 22.15-23.00 h., esp. horeto. 18.12., 22.15-22.45 h. same. Minsk, (1442 m), 20.50-21.10 (3, 6, 9, 12-an esp.).

MEMORNOTO

PRIESPER. ARTIK. K NOTOJN ENHAVIS : Signalen, Stokh., 10., 17., 24., 31.10. ; Arbetaren, Stokh., 8., 17.10. ; De Nw. Fakkel, Amsterd., 22.10. ; La Révolution Prolétarienne, Paris, 10. 10.

PERESP. MATERIALON APERIGIS : Proa, Barcelono, 5., 12.10.

NIA POŜTO

Janč. — Letero ricevita.

17.558 k 19.059. — La diraĵo de Mus. aperis lastatempe en multegaj nacilingvaj gazetoj tra la mondo. Tial ni ne publikigas ĝin.

¹ Estis ne nur la opinio de la red. de « S-ulo », sed la ĝenerala opinio de la O.K.K., al kiu cetere la red. ne apartenis, ke oni lasu la preparlaboron por la Somerlernejo al K-do Pâris k tial ne pridiskutu ĝin en la O.K.K.-kunsidoj. Komunikon por « S-ulo » — inkluzive pri gvidkoncepto — certe la O.K.K. ne estus rifuzinta akcepti. — Red.

N.º 437, 25 de enero de 1936

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

12-a JARO, N-o 437 — MONATA ESPERANTO-GAZETO — 25. JANUARO 1936

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO, ADMINISTREJO K SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO : 67, avenue Gambetta, Paris 20e Poŝtĉekaj kontoj je nomo de SAT-Paris : Bruxelles n-o 350 189, S’Gravenhage n-o 211 533, Kopenhago n-o 4 986, Paris n-o 1234 22. Stokholmo n-o 74 153, Wien n-o D-109 068, Zagreb n-o 41 448, Zürich n-o VIII-200 49. Alilande oni pagu per poŝtmandato je nomo de SAT. bonvalutaj devizoj en rekom. letero aŭ bankĉeko je nomo de « Bannier ».

Ĉu Esperanto estas pac-portanto ?

— Komence mi opiniis, ke esperanto estas lingvo, kiu alportos la pacon al la homaro. Sed jam de kelka tempo mi forlasis tiun opinion, ĉar ĝi montriĝis tute erara. Ja ekzistas multaj esperantaj societoj malpacantaj inter si, k eĉ en unu sama grupo iafoje okazas sufiĉe fortaj diskutoj, montrantaj la ekziston de antagonismoj ŝajne netranspontigeblaj.

La kernon de tiu ĉi rezonado mi aŭdis el la buŝo de unu el la anoj de nia grupo. Mi starigis al mi la taskon esplori pri la pravo aŭ malpravo de la diro de tiu K-do. Ĉu esperanto ne servas vere kiel pacigilo ?

Esperanto estas lingvo facile lernebla, neŭtrala k tial praktike uzebla por la interkompreniĝo de homoj nesamnaciaj. Antaŭ la ekzisto de esperanto la membroj de malsamaj popoloj povis nur en malmultaj okazoj interkompreniĝi helpe de nacia lingvo. Hodiaŭ ĉiu homo lerninta esperanton povas komunikiĝi kun ĉiu alia esperantisto. Ankoraŭ ne tute falis la muroj inter la popoloj, sed ekzistas almenaŭ rimedo facile alproprigebla, per kies helpo oni povas trapasi la murojn.

Nu, ĉi tio do estas la servo de esperanto. Mi ne povas vidi en tio rolon de pacigilo. Se sufiĉus al homoj la uzo de sama lingvo, por ke ili vivu en paco, la interna vivo de ĉiu nacio ja prezentus modelon de paco !

Paco dependas ne de ia komunikilo, sed de l’komuna saĝo de la homoj. Mi povas eĉ imagi, ke homoj nehavantaj komunan lingvon k sekve ankaŭ ne saĝon komunan, tamen vivas en perfekta harmonio dank’ al sia saĝo individua. Cetere necesas aldoni, ke tiaj homoj certe ne longe tolerus la ekziston de pluraj lingvoj ilin dividantaj ; ili nepre kreus al si lingvon universalan. Bedaŭrinde tiom da racio ankoraŭ mankas al la homoj ĝenerale k anstataŭ servi kiel pacigilo, esperanto ofte servas male kiel ilo, per kies helpo oni scias tre lerte aŭ mallerte kalumnii, insulti k disputi.

La K-do pravis, ŝanĝante sian opinion. Esperanto estas nur lingvo. Kvankam lingvo universala kun ties kvalitoj nepre necesaj. Kaj kiel tia ĝi havas jam multan valoron por ni.

19 428

Respondo de la Redakcio : Esperanto estas nur lingvo, nur ilo, certe, — k kiel tia ĝi estas utiligebla de ĉiu ajn por ĉia ajn celo. Sed oni tamen devas atenti kelkajn faktorojn el la historio k diferencigi inter la ilo k la movado. Oni ne povas ja konsideri kiel nuran hazardon, ke la unuaj pioniroj de la lingvo estis pacistoj, tute konsciaj en sia kontraŭbatalado kontraŭ la interpopolaraj militoj. Estas fakto, ke esperanto naskiĝis en pacisma medio. Kaj kiel do vi, mi k la plej multaj inter ni trafis en la esperantistan movadon ? Kial ni lernis esperanton ? Ĉu kun la espero ĝin tuj povi praktiki k persone profiti el ĝi, aŭ ĉu ne pli vere pro ĝia idea valoro, kiu povas tute krude resumiĝi per la esprimo : « Esperanto estas potenca interkomprenilo, kiu akcelos la tuthomaran pacon. » ?

Certe, la socialisto, la revoluciulo, la klaskonscia esperantisto ekkonis en esperanto rimedon utiligeblan por la profito de la klasbatalo, k la Laborista esperantismo, apartiĝinta de la neŭtrala movado, faris deklaron pri tiu « starigo de esp-o en la servo de la proletaro ». Tamen, dank’ al kiu eco do la laborista esperantisto taksas alta la valoron de esperanto por sia klasagado ? Dank’ al la en tiu lingvo entenita eco inter-alproksimiga. Malsamlingvanoj ek-interkompreniĝas per ĝi, k tia interkompreniĝo metas antaŭ ni en akran lumon la tutan malsufiĉon de la naciaj idiomoj por nia batalo, la eblon, kiun prezentas tiu mirinda ilo forrenversi limojn.

Kaj ĉu do la problemo pri radikala forigo de l’inter-popolaraj militoj estas esence alia ol tiu pri forrenverso de limoj — lingvaj k landaj ?

Esperanto mem estas nur ilo, k tial ni esperantistoj devas havi kiel unuan taskon propagandi k disvastigi tiun ilon. Tio tamen ne esceptas eluzi profunde la universaligan econ entenitan en tiu ilo k sekve per ĝi fari pli pozitivan laboron, ol povus fari ajnaj malsamlingvanoj, por la radikala forigo de la subjektivaj kaŭzoj, kiuj kondukas al militoj.

N. B.

Alvenis Novjaro

EMBA

Ŝarĝitaj per miloj da ĝemoj, da plagoj, Forgrimpis minutoj, la horoj, la tagoj Enkore la ve’ de monatoj amaras… Denove sur sojlo novjara ni staras.

Ĉu venos nun ĝojo, aŭ daŭros amaro, Ĉu kuros aŭ dronos en marĉojn la ĉaro? Dum riĉa diboĉo ĉe dika tirano Ĉu devos ni plori por peco da pano ?

La damo¹ ĉu tiros el ganto la manon, Se vidos en neĝo senŝuan infanon ? Apud hospitaloj, klinikoj, palacoj Ĉu naskos patrinoj sur benkoj de placoj?

Ĉu venos printempo kun ventoj liberaj, Kaj ludos sunbrilo en ondoj riveraj? En freŝa aero ĉu flugos hirundoj, Aŭ sur la flugiloj plu restos la vundoj?

Alvenis Novjaro. La hundoj plu bojas, Nur la pendiginda stultulo nun ĝojas. Hommiloj ploregas dum tago, vespero Sub nigra ĉielo ĉe tomb’ de Espero.

La vipan ventegon postkuras la nuboj, Sendormajn nokthorojn teruras inkuboj, Kanonoj ululas, malcertas la sorto, Rifuĝas la vivo, salutas la Morto.

¹ Sinjorino.

— página 2 —

20 — SENNACIULO

Pri recenzado

Ne kun malgranda miro mi legis en « S-ulo » n-o 435, kiel K-do I. F. recenzis la verketon « Historio pri la Skismo en la Lab. Esp. Movado ». Post kelkaj laŭdoj al la kompilintoj pro bondokumenteco k objektiva prezentado de la faktoj, ni legas :

« Sed ĉu ĝi — la asocio — pravas, tiel facilanime liberiĝi de ĉiuj bazoprincipoj en la ideologia kampo ? Ekz. ĝi agnoskas, ke klasbatalo ekzistas k konsideras ĉi tiun agnoskon sufiĉa por iĝi membro. Tamen Marks konsideris la H.M. kiel nedisigeblan eron en la socialista filozofio, k ĝia malagnosko estas nura preteksto, ke ĥaoso regadu en la idea kampo… ».

Laŭ « Plena Vortaro » recenzi signifas : « fari en gazeto mallongan kritikan raporton pri ia verko, montrante la kvalitojn k mankojn ». Nu, ŝajnas, ke K-do I. F. ne bone komprenis sian taskon aŭ, eble pro aliaj motivoj, komence eklaŭdis la kompilintojn por poste tiom pli sentige faligi ilin. Tia ago, se konscie farita, ne meritas imitadon, — se farita pro manko de distingopovo, tiam oni serĉu pli kapablan recenziston.

Kia estas la realo ? Sur la paĝo 18-a de « Historio pri la Skismo » ni legas, ne ke nia Asocio malakceptas la Historian Materialismon kiel bazoprincipon por la asocio, sed ke « la karaktero de SAT, organizo unuiganta en sia kadro kamaradojn el la plej diversaj klasbatalaj tendencoj agnoskantaj aŭ ne la teorion de la marksa historia materialismo, havas kiel konsekvencon, ke en la organoj esprimiĝas ankaŭ ideoj, kiuj ne estas konformaj al la marksa teorio. Tio estas tute natura, ĉar SAT por si ne adoptis difinitan doktrinon. Se SAT tion farus, tiam la aliaj K-doj, anoj de diferenca opinio, devus foriri k fondi novan organizon. »

Jen, kia estas la realo, kiun nia recenzista K-do ne povis malkovri en la de li recenzita verketo. Ĉu nia K-do ne scias, ke SAT estas kleriga, eduka k kultura ; ke ĝi per komparo de faktoj k ideoj, per libera diskutado celas malebligi ĉe siaj membroj la dogmiĝon de la instruoj, kiujn ili ricevas en siaj apartaj medioj ? Se tiel estus, tiam marksemaj K-doj, antaŭ ol fari gravan laboron por SAT, legu plej precipe la Asocian statuton. Se K-do I. F. estus farinta tion, tiam li eble ankaŭ povus ŝpari la piedbaton azenan al « aliaj homoj, kiuj distordis la H.M., k jezuite malindigante trenas ĝin en la koton.»

Kial K-do I. F. ne citas la nomojn de tiuj, kiuj jezuite agas ? Kial ne perfekte montri, kiel ofendiĝas Historia Materialismo ? Ĉu eble pro manko de faktoj ? Bonvolu respondi, K-do ! Se respondo restos for… nu, ni atendas. Kaj kiel kompreni la vortojn : « Ĉu ni ĝuste k respondece rilatas al la membroj, se ni malagnoskas hist. materialismon k akceptas idearon de filozofaj skoloj pli fruaj k pro tio malpli maturaj ol tiuj de Marks ? »

Denove, K-do, nomu faktojn kiuj elmontras, kiajn filozofajn skolojn nia Asocio favoras k propagandas. Ĉu SAT-anoj mem ne rajtas verki por la asociaj organoj, ĉu la redaktoro ĉefe plenigas per siaj skribaĵoj la foliojn de niaj organoj ? Nu, mi estas certa, ke K-do I. F. ne estas tiel naiva por ne scii tion. Sed montriĝas denove el lia tuta pritrakto, ke organizo, kia SAT, estas urĝege necesa por zorgi, ke almenaŭ estiĝu ia centro, pere de kiu la tutmonda laboristaro, celanta al Socialismo, havu la eblon ekkompreni, ke ĝi havas pli da motivoj por komune batali ol malharmonie interrilati. La IIa k IIIa Internacioj teorie celadas socialismon, praktike ili interbatalas k disigas la amasojn.

Kiel en feŭda epoko kreskadis la bazo, sur kiu poste stariĝis la nuna sociordo, tiel, en la nuna, kreskas la bazo por alia, nome Tutmonda sociordo ; neniu scienco povas disvolviĝi nacie, ĉiuj bezonas la tutan mondon kiel sian agadkampon.

Ankaŭ la laboristaro bezonas, por ke ĝi vere povu sukcesi en sia liberiga batalado, la tutan mondon, bezonas por tio unuecon. Ĉar la politikaj partioj marksismaj, estinte kiel hodiaŭ, estas reciproke malinterkonsentaj, stariĝis SAT, kiu kiel kleriga organizo celas komprenigi al la amasoj, ke, kvankam ŝajne neunuigeblaj, ili havas pli da profito helpi k subteni unu la alian, ol sin armile interdetrui laŭ komando (ĉiumomente ebla) de l’barbareca burĝa militaparato. Ekonomie la laboristaro sur la tuta tero, se ĝi komprenas sian unuecon, estas nevenkebla. Al SAT la tasko disvastigi tiun ĉi ideon per esperanto, ĝis kiam ankaŭ la sin-nomantaj socialistaj partioj komprenos tion k ĉiulande, do tutmonde, propagandos tiun ideon.

Ke la tasko de SAT ne estas facilrealigeblaĵo, montras la de K-do I. F. recenzita verketo, kies legadon mi volonte rekomendas al ĉiuj, kiuj deziras estis detale informitaj pri estiĝo de la skismo en la laborista esperanto-movado. J. Bout (15 396).

[REKLAMO p.2] SENNACIECA REVUO — la 16-paĝa ilustrita soci-politika k literatur-scienca revuo de SAT aperas regule kiel ĝis nun malgraŭ la krizo, la malfavoraj cirkonstancoj. Helpu al ĝi rezisti k trabatali sian vojon tra la ĥaoso ! Fariĝu abonanto al « S.R. »! Specimeno kontraŭ resp.-kupono. SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20.

XVI-a KONGRESO DE S.A.T.

en MANĈESTRO (Britio) 2-7. aŭgusto 1936.

Adreso de la OKK 16 Lily St., Manchester 8. (Britio).

2-a Komuniko.

La Kongreshalo. — Ni elektis, kiel kongreshalon, ampleksan k imponan konstruon, « The Co-op Hall » (la Koopera Halo) Downing St., Ardwick, kiu troviĝas unu kilometron de la urbcentro. La oficiala malfermo de la kongreso k la laborkunsidoj okazos en ĝia plej granda salono, k alia ĉambrego estos uzata dum la semajno, unue kiel akceptejo, k poste kiel rendevuejo, kie la kongresanoj povos interparoli, skribi leterojn ktp.

Veturado en Manĉestro. — Manĉestro ne posedas subteran fervojon, sed estas priservata de granda aro da elektraj tramoj k aŭtobusoj. La biletkostoj estas malaltaj, k oni preferas tiajn veturilojn, ĉar ili ebligas ĝui la spektaklon de la stratoj. La kongreshalo estas facile atingebla pertrame de ĉiuj ĉefstacidomoj. Ni publikigos detalojn en venonta komuniko.

Laŭ nia povo, ni deĵorigos lokajn K-dojn ĉe la stacidomoj, de sabatmateno, 1-a de aŭgusto, ĝis dimanĉo tagmeze, la 2-a de aŭgusto, k tiuj renkontos la alvenintojn k kondukos ilin al la kongresejo. Tamen, ni ne povas tion garantii, se la vizitontoj ne sciigos al ni la detalojn de sia alveno (tago, horo, stacidomo ktp).

1-a Listo de aliĝintoj

  1. K-ino Ruth Roberts, 2. K-do E. Sugar, 3. K-ino L. Bowden, 4. K-do L. Rosenbloom, Manĉestro. 5. K-do H. V. Doughty, Stretford, Anglio ; 6. N. Bartelmes, Paris ; 7. L. Banmer [?], Paris ; 8-9. Gek-doj L. k S. Glodeau, Montreuil-Seine ; 10. K-do A. M. Riswick, Rotterdam, Nederl. ; 11. D. Greenberg, Manĉestro ; 12. K-ino E. Moon, Ilford, Anglio ; 13. K-do J. Sulsky, Luton, Anglio ; 14. Lisbona SAT-Rondo, Lisbono, Portugalio ; 15. K-do J. Farrand, Doncaster, Anglio ; 16. R. Roberts, Manĉestro.

Tagordo

La antverpena rondo el SAT-membroj, en ĝenerala jarkunveno, la 16-an de decembro 1935, invitinte la membrojn de la antverpenaj laboristaj esperanto-grupoj,

priparolinte la problemon de la unueco inter la tuta esperanta laboristaro :

unuanime aprobas la sintenadon de la Plenumkomitato de SAT.

Insistas, por ke ĝi ekzamenu la eblon restarigi SAT sur la antaŭskismaj bazoj

k transiras al la tagordo.

— página 3 —

SENNACIULO — 21

Kial laboristaj esperantistoj estu malneŭtralaj ?

Oni povas starigi la regulon, ke la alpreno de difinita gvidideo signifas adopti rimedon por atingi iun celon. Kiam, post longa elprovado, montriĝis, ke la celo neniel efektiviĝis, tiam fariĝas klare, ke la gvidideo pruvis sin netaŭga en la ĉiutaga vivo.

La esp-a movado tre frue dum sia vivo solene ĵuris restadi « ne partoprenanta en la bataloj » pri politikaj, religiaj k sociaj demandoj. Estis jam dum la ĝeneva kongreso en 1906, kiam la esperantistoj per sia deklaracio pri neŭtralo starigis la celon konservadi la unuecon per la rimedo malpermesi, kiel ili diris, « nedezirindajn diskutojn k malkonsentojn inter la esperantistoj, kies ĉefa bezono estas unueco, por la venko de ilia kara lingvo ».

Sed la reala vivo truis ĉi tiun timeman k utopian gvidideon. Da malpacigaj diskutoj estis multegaj dekomence. Eĉ la belaj sentimentoj de « la Majstro » liveris materialon por tiom akraj malkonsentoj, ke Zamenhof malkaŝe deklaris ne deziri ion komunan kun esp-o senigita de « la interna ideo », k li neniam povis ĉesi reaserti sian idealon, kontraŭ la ĉiamaj provoj silentigi « la samideanojn ». En la « granda milito » germanaj esp-istoj pravigis la militon sur la lando, sur k sub la maro, dum la francaj esp-istoj formis komitaton agitantan « Por Francio per esperanto ». Postmilite katolikaj esp-istoj proponis « fondi fortegan internacian armeon kontraŭ la potencoj de blinda renverso », t. e., kontraŭ la laboristaraj aspiroj. Ĉio ĉi demonstris la celon konservadi la unuecon utopia, k la disiĝo de la movado je « neŭtrala » k « laborista » armeoj sigelis la fiaskon. La rimedo silentigi la diskutadon pri sociaj problemoj ankaŭ montriĝis netenebla k malrespektata. La gvidideo estis starigata aŭ sen observado pri la vivo, aŭ pro emo trompi kredulojn. Alia alternativo ne estas.

La laborista movado esp-ista baraktas en la samaj malfaciloj. Tio estas io tute natura, ĉar la laborista klaso sin organizos laŭklase nur en la momento de sia revolucio ; — ĝis tiam ĝi restados malunueca k splitita laŭ partioj. Ĉu almenaŭ ni laboristoj kapablas lerni, ke la voĉo de socia aliformigo ne estas sufokebla ? Ĉu ni komprenos, ke la potenca voĉo de la revoluciaj bezonoj de nia klaso trapenetros ĉiujn artefaritajn murojn k venkos ĉiun ajn artifikon ? Ju pli frue ni konsciiĝas pri tio, des pli bone !

Ĉiu honesta homo devas konfesi, ke la sociaj institucioj k moroj influas ĉies vivon. Konsekvence el tio, la batalo por transformi tiujn homajn regulilojn, — batalo kondukata pro la neceso pluvivadi —, vekas la plej elementajn pasiojn en la brusto de l’homoj k metas ilin en malamikajn kampojn. La sociaj problemoj finfine ne estas demandoj pri io « abstrakta ». Post la abstraktaj ideoj sin kaŝas la konkretaj bezonoj k interesoj de la diversaj homgrupoj. La aludo pri la historiaj okazaĵoj sufiĉe ilustras la veron de tiu ĉi konstato.

Proklami ies malneŭtralan pozicion estas ne nur honorinde, sed ankaŭ honeste bataleme. Estis Mark Tŭin (Twain), la profundpensa usona patrioto, kiu instruis, ke homo vidanta la « socian veston » eluzita k ne postulanta novan, estas ne pli ol fia perfidulo. Oni povas aldoni al tio, ke tiu, kiu parolas pri sia « neŭtralo » aŭ « nepolitikeco », estas aŭ bonkora sensciulo aŭ malica trompanto. Idealista homo, t.e. persono deziranta la bonon por si k siaj gefratoj, ne povas ne partopreni en la diskutado, kiel atingi la plej altan staton de homa feliĉo.

Sekvas el ĉio dirita, ke tiu, kiu proklamas sian malneŭtralon, honeste avertas ĉiun alian pri sia « partia » vidpunkto ; lia deklaro estas kvazaŭ konfeso de idealo, kun kiu ĉiu aliopinianto nepre devas mezuri sian intelektan forton, se li deziras efektivigi la sian. Kaj, estas sufiĉe konate, ke nur per la ekzercado de niaj kapabloj, ĉu intelektaj, ĉu fizikaj, ili plipotenciĝas k ni perfektiĝas. Tiel malkaŝa konfeso pri malneŭtralo, t.e. konfeso, ke oni estas homo politika, homo kunvivanta kun k unu el multaj, fariĝas grava eduka elemento.

La socia kunvivado diktas al ĉiu sociano partopreni en la batalo pro la vivo, t.e. partopreni en la celado fari la nunan socion pliperfekta ol la homoj sukcesis tion fari ĝis nun. Tial, neŭtralismo ne ekzistas ; ne povas ekzisti, krom en la kapoj de vivofremdaj utopiistoj aŭ — trompantoj. Politika sinteno de la homoj estas fakto en la socia vivo. Ni rekonu la faktojn k konformigu la asocian statuton al la faktoj de la vivo. Ju pli frue k ju pli senmanke ni tion faros, des pli vivopova estos nia asocio.

T. Veder (1307).

[REKLAMO p.3] La unua principa broŝuro eldonita de SAT, la broŝuro, kiu pravigas la fondon de nia Asocio, estas FOR LA NEŬTRALISMON de E. LANTI — 32 paĝoj — 3-a eldono — Prezo : 1.80 fr. fr. Ĝia enhavo hodiaŭ ankoraŭ estas aktuala k leginda, same kiel antaŭ 15 jaroj. SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20.

POR ŜTOPI LA BREĈON

41. listo

M. Leblanc, St.-Quentin …… fr. fr. 20.— J. Postema, Hoek v. Holl. …. » 5.— A. Derlagen, Oostzaan …….. » 5.— J. W., Schl. …… sv. fr. 11— SAT-ano 55 …… fr. fr. 25.— H. Stej (2978), B-th …… ŝil. 5.— Erbaro-Paris …… fr. fr. 10.— 10.865 (A. S-r) …… » 9.40 K-dino Jacomin (15 787) …… » 20.— H. P. Vieno …… » 65.— G. Pointcouteau, Saumur …… » 5.— Lanti-Paris …… » 15.— G. v. Dienst-Roterdamo …… guld. 1.— Eerdmans, Roterdamo …… guld. 1.—

Atentu ! Ne forgesu !

En Hitlerio aktuale 600 gelaboristoj el Vupertalo estas juĝataj de du specialaj tribunaloj, 600 kontraŭfaŝistaj gelaboristoj (komunistoj k socialdemokratoj), kiuj klopodis sub la hitlera reĝimo sin organizi libereme. Ilin minacas la bruna teroro. Nombro da ili jam estas kondamnita al trijara ĝis dumviva punlaboro. Ses el niaj K-doj mortis jam pro la torturoj de la Veke (Wecke)-taĉmento, la nigraj rajdistoj de Gering (Göring). Laŭ la germanaj gazetoj tiu ĉi proceso devas fariĝi fortimiga ekzemplo por sufoki la emon de la kontraŭuloj de la reĝimo neleĝece organiziĝi. Inter la juĝatoj troviĝas 50 virinoj. Ni scias, kion signifas tiu « juĝado », laŭ la antaŭaj spertoj.

La opozicio en Germanio kreskas. La malkontento fariĝas pli k pli grava. Tial la registoj de l’Tria regno uzas ĉiujn rimedojn por subpremi siajn kontraŭulojn. Pro tio la atento de l’tuta laboristaro devas direktiĝi al tiu monstra proceso ; la mond-opinio devas esti vekata, por eviti la dramon, kiu estas okazonta. La sola rimedo, kiu povas deteni la juĝistojn de la plej barbaraj rimedoj, estas la naŭzo k protestego esprimataj de la mondo. Ĉie ni devas atentigi pri la krimo prepariĝanta en Vupertalo.

Milito. Ital-abisenaj bataloj. Certe, tio estas gravaj faktoj. Sed ni ne forgesu pro ili la sorton, kiu minacas per morto aŭ teruraj punoj la « juĝatojn » vupertalajn. En ĉiuj landoj la laboristoj eksciu pri tio : 600 el la plej bonaj suferegas pro sia kuraĝo. Ili batalis ankaŭ por ni !

Ĉie veku la intereson pri tiu proceso, por ke el ĉie esprimiĝu al la brunaj murdistbandoj, ke ili ne povas en silento murdi revoluciajn laboristojn. Tio estas la plej malgranda ago, kiun ordonas al ni fari nia proleta devo. Montru vian proletan solidaron !

D. J. (19 270).

(Traduko k represo en nacilingvaj gazetoj estas dezirata.)

— página 4 —

22 — SENNACIULO

Mortis Profesoro Riŝe (Richet)

[BILDO p.4 | 13,10,42,35] Karikatura desegnaĵo de Profesoro Karlo Riŝe (Richet): maljuna viro kun okulvitroj, densaj brovoj kaj granda lipharo, en kolumo kaj kravato.

Profesoro Karlo Riŝe (Richet), kiu mortis lastdecembre, estis unu el la plej eminentaj scienculoj de nia epoko. Kaj krome li estis esperantisto. Oni kompare nomis tiun universalulon moderna Gete (Gœthe). Depost 1888 li estis pioniro de l’aviado — dek ses jarojn antaŭ Rajt (Wright) ; li estis fama fiziologo, kiu akiris al si per siaj malkovroj antaŭmilite jam la Nobelpremion k lokon ĉe la Franca Instituto. Li estis ankaŭ sociologo, historiisto, aŭtoro de verko kontraŭ la homaj antaŭjuĝoj k stulto. Kaj li estis aktiva pledanto por la universala lingvo, por esperanto. Ĝis sia morto en aĝo de 85 jaroj li konservis sian intelektan akron k klarvidon.

Lia aktiveco komenciĝis per medicinstudado, k liaj unuaj laboroj rilatas fiziologiajn problemojn : li faris ŝajne simplan, sed miregan malkovron, la ekziston de klorhidra acido en la suko de nia stomako. Poste li eksperimentis per ŝafoj, kiujn li imunigis kontraŭ epidemio per injekto de serumo. La sukceso de tiuj eksperimentoj estis kompleta, k ekde 1890 K. Riŝe kreis kun Herikur (Héricourt) la metodon de l’« seroterapio », kiu savas nuntempe ĉiujare milojn da homaj estaĵoj. La 6-an de decembro 1890 la du scienculoj aplikis al malsanulo la unuan injekton de kontraŭdifteria serumo.

Li malkovris ankaŭ la sang-analizan metodon, nomatan anafilaksio, per kiu estas eble identigi la homan sangon ; ĝi estas aplikata hodiaŭ de la polico por senmaskigi sennombrajn krimulojn.

Oni insultis Riŝe kelkfoje kiel grandan « vivisekciulon », ĉar evidente — por la profito de la scienco — li sekcis legion da animaloj. Tamen tiu scienculo, kiu konante la necesojn de l’scienco tamen amis la bestojn, kreis speciale por la de li operaciitaj bestoj la anestezilon nomatan kloralozo.

Rilate la dubrezultajn laborojn de metapsikio, pri kiuj Riŝe arde okupis sin, estu kun justo konstatate, ke la scienculo provis enkonduki en tiu fako sciencan metodon. Li esploris la malproksim-efikajn manifestiĝojn (telepatio, telekinezio, teleplastio) k verkis pri tiuj fenomenoj aŭdace, eble iom tro riske, verdire… Tamen, rilate ĉion, kion li esploris, li restis sciencule honesta k nur priskribis, kion li vidis.

* * *

Kio koncernas lian esperantistan aktivecon, ni trovis interesajn informojn pri ĝi en « Le Travailleur Espérantiste » (La Laborista Esperantisto), n-o de aprilo 1920. K-do Lanti raportas en ĝi pri parolado farita de K. Riŝe en Parizo, antaŭ ĉefe esperantista publiko, pri « la utilo de internacia lingvo por la komerco, la industrio k la sciencoj ». Riŝe paroladis kun juneca vervo pri la neceso de universala lingvo k faris la apologion de la verko de Zamenhof. Nenia dubo por li, ke iam la homaro adoptos universalan lingvon.

Propagandante por nia lingvo, ni memoru pri tiu fakto, ke eminenta scienculo kiel Riŝe estis unu el ĝiaj fervoraj disĉiploj.

PLANIMEDO KORESPONDADAS ĈIRKAŬ LA TERGLOBO

Tiu Planimedo estas vera majstrulo, tamen ! Kiel do li faris por havigi al si okdek gekorespondantojn k por senmanke kontentigi ilin ĉiujn ? Nu, lia sistemo estas genia : li respondas al ĉiuj nur unu fojon dum du monatoj, tio signifas, ke ĉiun tagon li devas skribi almenaŭ al unu korespondanto, k ĉiun kvaran tagon al du. Mi esprimis al Planimedo mian miron pri lia skribdiligento, sed pli multe mi miregis, kiam li klarigis al mi, kiel facile solvata estas tiu afero. Vi devas scii, ke Planimedo dividis siajn gekorespondantojn en tri kategoriojn k klasifikis ilin jene : 1) Korespondantoj pri seriozaj temoj ; 2) pri amo ; 3) pri poŝtmarkoj bildflanke gluitaj. — El la unua kategorio li havas tri korespondantojn (du pri politiko k ekonomio, unu pri medicino) ; el la dua kategorio (pri amo) — pardonu, geamantoj : Planimedo ne envicigas amon sub la rubriko : seriozaj temoj — li havas dek korespondantojn. La ceteraj 67 gekorespondantoj estas amatoroj de ilustritaj poŝtkartoj kun bildflanke gluitaj markoj.

Nun vi jam komprenas, kial Planimedo havas sufiĉe facilan laboron : por 67 el siaj korespondantoj li bezonas nur aĉeti belajn vidaĵkartojn (kiujn li ricevas tre malkare en bazaro, kiam li aĉetas ilin po cento), surglui la markon ĉe la malĝusta loko k meti ĉe la korespond-flanko ĝentilan frazeton kun sia subskribo. Jen la tuta kontakto, kiun Planimedo havas kun 67 gekorespondantoj. Li konas ilin nur laŭ la slipo, kiun li aranĝis por ili en sia registrolibro ; plej ofte li ne konas ilian aĝon nek profesion ; eĉ ofte li ne atentas, ĉu temas pri viro aŭ virino. Nur pri tio li notas en sia memorlibreto, ĉu ili fidinde respondas aŭ ne. Kaj al tiu, kiu emas rigardi liajn ilustritajn poŝtkartojn, — nu, li povas prezenti plenplenan kestegon da ili.

Korespondi pri amo ankaŭ estas sufiĉe facila tasko al Planimedo. Sed registrante la amkorespondantojn, li atentas pli severe pri ilia sekso ; nur escepte li akceptis korespondadi kun unu junulo 13-jara pri amaferoj ; la naŭ aliaj estas inoj en la aĝo de 15-85 jaroj, k al ili ĉiuj li skribas leterojn laŭ rigore rekomendita skemo kiun li trovis en ekzercolibro kun titolo : « La modela amkorespondanto ». Feliĉe, liaj gekorespondantoj ne rimarkis, ke temas pri stereotipaj frazoj ĉerpitaj el malnova libraĉo, k ĉiu el ili kredas, ke Planimedo tute reale, kvankam platone, amas ŝin, ke ili en baldaŭa kongreso renkontiĝos korpe, por amvalsi kune al la horizonto, kie brilas edziĝo internacia kun infanoj parolontaj esperanton kiel sian gepatran lingvon.

Tiu « samideano », kun kiu Planimedo korespondas pri medicino, estas hitlerano el Bavario, kiu en sia unua letero prezentis al sia korespondanto la tutan serion de siaj praavoj, por pruvi sian purrasecon. Li aldonis kelkajn heredajn karakterizojn ; ekz. pri sia biertrinkemo li rimarkigis, ke liaj praavoj jam « kuŝis sur la ursa felo k drinkis bieron », k ke tiuj, kiuj ne pereis dum militado, mortis pro hepat- aŭ renmalsano.

Malfeliĉe li petis al Planimedo respondi sammaniere k komuniki sian genealogian liston. Planimedo ne multe cerbumis pri la starigita problemo k deklaris al sia korespondanto, ke li ne havas multe da kompetento pri zoologiaj aferoj, sed ke tamen senrezerve li estas konvinkita, ke lia praularo lastfine devenas de iu granda simio. La nacisocialisto ne estis multe kontenta pri la Planimeda respondo, tamen li sciis kaŝi sian koleron k komencis inventi historion pri urĉasado en la teŭtonaj arbaroj, ĉe kiu ludis ĉefajn rolojn liaj noblaj praavoj. Planimedon komencis tedegi tiu korespondanto, k nur pro kompatemo li skribis denove al li, ĉi-foje saltante al medicinaj problemoj (spiritmal-

— página 5 —

Tra la Esperanta Gazetaro

Kredi aŭ… pensi ?

Dum la katolika propagando por esp-o preskaŭ ĉesis kun la morto de « Espero Katolika », « Oomoto », japana universalema religisistemo, daŭrigas sian agitadon helpe de sia monata organo sufiĉe ampleksa k belaspekta. En la decembra n-o s-ro H. Deguĉi lamentas pri la nuna tendenco de edukado, kiun li nomas ateista. « Oni eraras pensante, ke la intelekto estas la plej grava », li elkrias. « La intelekto mem ne estas malbona, sed en la okazo, kiam ĝi estriĝas, estas malbone ». Kaj li pledas por tio, ke « en la edukado, religikredo, almenaŭ religikredemeco devas esti gravigata ».

Ni dubas, ĉu la aŭtoro de tiuj linioj mem estas unuavice kredemulo, aŭ ĉu ne pli vere lia intelekto puŝas lin subigi en spiritan sklavecon siajn kunhomojn k teni ilin en tiu stato por la gloro de sia propra « dieco »… laŭ konataj modeloj. La Oomoto-« majstroj » en tio ja imitas nur aliajn famajn anim-ekspluatistojn.¹

La Juna Vivo

origine destinita por 12-16 jaraj infanoj, sed verŝajne pli multe disvastigata ĉe plenaĝuloj, aperigis en sia decembra n-o konatan teatraĵeton « La Novaj vestoj de la reĝo », laŭ zamenhofa traduko de fabelo de Andersen². Ĝia valoro kuŝas, kiel ĉe ĉiuj fabeloj de la granda aŭtoro, en la morala flanko k en la profunda vero kaŝita sub la burleska formo de l’prezento.

Nova provbalono.

La tre agema k revoluciema instruisto H. Bourguignon (el Suda Francio), helpate de kelkaj esp. sovetiaj literaturistoj (Kuzmiĉ, Miĥalski), elflugigis provbalone unuan n-on de « Internacia literaturo » (form. 13 × 20,5 cm., 16 pĝ., prezo : 4 kajeroj 10 fr. fr.), en kiu estas honorata H. Barbus (Barbusse). La enhavo estas IPE-eca ; tiel oni trovas en la memorartikolo pri H.B. frazojn, kiel « povas blekadi tiuj k aliaj stranguloj, kiuj bedaŭrinde [?] kredas esti revoluciaj «esp-istoj», direktitajn sendube kontraŭ K-do Lanti, se ne kontraŭ SAT mem.

Ĉu tiu eldonaĵo havos pli longan vivdaŭron ol ĝiaj antaŭuloj, IPE-gazetoj ? Ni dubas pri tio, sciante laŭsperte, kiel malfacile estas vivigi literaturan esp. gazeton.

La sama instruisto K-do aperigas de tempo al tempo n-on de « Infanoj sur Tutmondo » (samformata kiel la antaŭa, 16 pĝ.), en kies lasta n-o (aŭg.-sept.) oni trovas multe da versoj k desegnoj, parte el Sovetio.

Malaperas « Germana Esperantisto » !

La eldonisto F. Ellersiek anoncas la malaperon de « Germ. Esp-isto », kiu estis la plej aĝa el la nuntempe ekzistantaj revuoj esp-istaj ; ĝi aperis seninterrompe de 32 jaroj. Ĝi malaperas, ĉar la eldoninto ne povis akcepti la proponojn de la nova asociestro de G.E.A., por restigi la gazeton oficiala organo de tiu asocio. Ni legas en la lasta (dec.) n-o, ke la germ. ekster-afera ministro respondis al demando de esp.-amikoj en Katovico (Polio), ke ĉiu germano, se li volas, rajtas lerni esp-on, sed kondiĉe ke la laboro de l’esperantistoj ne kontraŭas la nacisocialismon. « Ke la plenumo de tiu ĉi postulo » aldonas la asocia gvidanto, « ne nur por mi — kiel partiano k oficisto — sed ankaŭ por ĉiu unuopa membro de l’G.E.A. estas memkomprenebla devo, tion mi ne bezonas plu certigi, ĉar ni germ. esp-istoj ĉiam uzis la helplingvon kiel ilon, kiu ebligis al ni senpene konvinki niajn samideanojn en ĉiuj landoj pri la malĝusto de la tendenc-informaĵoj de l’eksterlanda gazetaro ». Senblage !

¹ Ĵus ni ekscias, ke la jap. registaro malpermesis la « Oomoto »-movadon ! ² Prezo : 8 ekz-oj por 12 fr. fr. (inkluz. la prezentrajto).

Ĉe la Sportuloj

La Ligo de Laboristaj Sport-Asocioj en Polio aranĝas por la 16.-29. de februaro ski-tendaron en belega karpata ĉirkaŭaĵo Sianki troviĝanta apud la ĉeĥoslovaka landlimo, ĉe Uzhorod. Oni aranĝos ski-kursojn dum tiu manifestacio. Alilandaj K-doj estas petataj aliĝi pere de sialandaj centraj ligoj de lab. sport-asocioj. Informojn donas : Zwiazek Robotn. Stow. Sport, ul. Czerwonego Krzyza 20, Varsovio. La entuta kosto por partopreno (komuna loĝado k manĝado) estas 40 zlotoj. (Sen vojaĝkostoj).

Estas speciale notinde, ke la nomita Ligo decidis fari propagandon pere de esperanto, sendepende de siaj konstantaj rilatoj kun la centraj ligoj de Lab. Sport-Asocioj en diversaj landoj. Eksterlandaj esp. sportuloj estas speciale invititaj al partopreno. La administra gvidanto de l’ski-manifestacio estas delonga k aktiva esperantisto.

La JARLIBRO 1936 estos presata en februaro k dissendata kun la venonta numero de » S-ulo «.

sanoj, mensaj difektoj, cerb-atrofio, ks.). Iujn malicajn aludojn la «nazi»-o feliĉe ne komprenis k reskribis tre senmalice pri degenerado de hom- k hundorasoj, sangmiksiĝo, naskado de sanaj idoj ktp.

Planimedo havis ankaŭ la korespondanton pri politikaj k tiun pri ekonomiaj problemoj. Al tiuj du li rilatis plej serioze, kiel decas al konscia laborist-esperantisto. Kaj la profunde enradikiĝinta ideo de Planimedo estis, ke per komuna lingvo kiel esperanto la proletoj el la tuta mondo povos reale alproksimiĝi k interkonsenti k eĉ konsideri per same fasonitaj okulvitroj la aferojn, kiuj okazas tie aŭ alie en la mondoteatro, — sen naciaj antaŭjuĝoj.

Sed kruelan seniluziigon preparis al li lia pripolitika korespondanto ! Tiu kompatindulo ja skribis al Planimedo, ke li malgraŭ sia proleteco k malgraŭ sia esperantisteco sentas sin kore k anime ligita al tiu grundo, sur kiu staris lia lulilo, k ke nur tial li serĉis korespondantojn en la tuta mondo, ĉar li volas esprimi al ili, kiom li fieras esti la ano de fama, glorplena popolo k lando. « Mi estas kontraŭulo de milito », li skribis, « sed mi deziras, ke la nacioj vivu pace unu apud la alia, en bona najbareco k plena sendependeco rilate sian apartan ecaron k kutimaron. »

Planimedo estis skuata de ridego, kiam li sekve de tiu legado imagis al si nikaragvanon k korsikanon, alaskanon k georgianon, kiuj fieras pri la aparta ecaro k kutimaro (ho, tiel unika k tiel nobla !) de sia respektiva lando, k kiuj volas propagandi pri tio tra la tuta mondo per esperanto!…

Tamen li pardonis senĉagrene al sia patriota korespondanto, kiu apartenas al vere granda k majesta nacio, pro lia manko de konscio, k sobre atentigis lin pri la malenviinda sorto de la laboristaro interne de la limbariloj de tiu vasta, fiera lando kiun li fiere enloĝas. Planimedo ne ankoraŭ diris al mi, ĉu lia nacifiera prolet-esperantista korespondanto en la venonta milito volontuliĝos por defendi sian patrinan grundon per gasmasko k ĥemiaĵoj kontraŭ la invado de fremdaj hordoj da… proletoj. Tamen tio sendube okazos.

La K-do, kiu korespondas kun Planimedo pri ekonomiaj problemoj, estas fervora ano de teorio pri la reiro al la rekta interŝanĝo de naturproduktoj, kun forigo de la perantkomerco k de la mono. En sia lasta letero li proponis al Planimedo interŝanĝi sian poŝtmarkan kolekton kontraŭ grasa porkido mem bredita, kiun li volonte transsendus. Planimedo estis tre embarasita per tiu ĉi oferto, sed antaŭ ol li povis respondi, li estis vokata al la doganoficejo, k tie lin jam atendis gruntante la ŝanĝobjekto. Cent frankojn li devis pagi al la doganistoj por povi forkonduki al sia hejmo la grasan porkidon de sia ekonomitema korespondanto.

Ho, kiom li malbenis tiam sian korespondanton k lian teorion ! Jen, li volis rekt-interŝanĝi, eliminante la monon, k li forgesis pri la ekzisto de limbaroj k de doganoficejoj, kiuj lastaj tute ne volis kontentiĝi per alia afero ol kontanta mono !

Karesante la « karan » porkidon, li ĵonglis en sia cerbo nigrajn pensojn de venĝo. Neniun poŝtmarkon interŝanĝe ricevus tiu ekonomiisto, k li spertu siavice, ke la doganistoj tute ne akceptas diskuti pri teorioj de naturprodukta interŝanĝo, enkasigante prefere tre altvalorajn monbiletojn.

Post sendorma nokto li aĉetis kestegon, sternis pajlon sur ties plankon, aŭkcie ĉe la ĉevalfoiro havigis al si junan azenon kun nenormale longaj oreloj k ekspedis ĝin zorge instalite en la kestego al sia korespondanto. Sur la vandon de la kestego li pentris per bela nigra koloro : « Interŝanĝe por la porkido ! »

De tiam li nenion plu aŭdis de sia korespondanto.

Nubo.

— página 6 —

En nia movado

(Kroniko)

BRITIO. « La Lab. Esperantisto » de SATEB raportas pri sukcesaj kursoj en Coventry, Derby, Preston, Willesden (por junsocialistoj), januara ekspozicio en la Londona Lab. Esp. Klubo. Tri kursoj (elementa, mezgrada k supera) en Manĉestro. La gazeto de SATEB propagandas por la 3-a internacia laborista Olimpiado, kiu okazos en 1937 en Antverpeno k kien SATEB esperas povi sendi kun la brita sekcio ankaŭ esp-istajn K-dojn.

NEDERLANDO. ROTERDAMO. La SAT-rondo eldonas propran bulteneton. Ĝi kunvenas ĉiusessemajne en diversaj urbkvartaloj alterne. En la kuranta vintra sezono ĝi jam aranĝis du kunvenojn, la 17-an de okt. (kun temo « Pri religio »), la 22-an de dec. (kun temo : « Pri reunuiĝo de la lab. esperantistoj »). La enkondukintoj tiel faris siajn paroladojn, ke ili havis la plenan atenton de la pli ol 50 ĉeestantoj en ĉiu kunveno. En sia kvara ekzistojaro la Rondo povas konstati la kreskantan intereson por siaj kunvenoj, k ĝi ne malmulte kontribuas por la SAT-varbado. La Rondo ebligas i.a. al K-doj, kiuj sentas la kapablon por publika parolado, fari tion en ĝia kadro. Venonta kunveno : 2.II., ĉe la 5-a Sekcio, Putschestr. 36 (Z), matene je la 10,30 h. akurate. Temo denove pri « religio ». — Ankaŭ ne-SAT-anoj ĉiam estas bonvenaj.

POLIO. En Lida (Vilna distrikto) la polico malpermesas lerni esp-on. Ĝi arestis la 14 partoprenintojn al unua kursleciono. (Laŭ « Lingvo Internacia »).

SVEDIO. Skoghall. Dum kunveno de 13.XII. la SAT-rondo elektis K-don 13 735 (J. Oskarsson), Box 6, kiel Peranton. La antaŭa Peranto restas anstataŭanto. K -do 13 191 daŭre prizorgas esp. kolonon en « Värmlands Folkblad », kiu gazeto tre komplezas nian aferon k preskaŭ senescepte aperigas esp-aĵojn ĉiusemajne.

Recenzejo

ĈU SOCIALISMO KONSTRUIĜAS EN SOVETIO ? de E. Lanti k M. Ivon. Biblioteko de Herezulo, n-ro I. Formato : 14-21 cm., 52 pĝ. Prezo : 3 fr. fr. plus sendkosto. Eldonejo : Esperanto, 14, avenue de Corbéra, Paris (12).

Tiu ĉi verko prezentas sin sub formo de dialogo inter tri personoj : Futer, la herezulo, Ruper, la ortodoksulo, k Iver, la objektiva observanto, kiu raportas nur faktojn k ne faras pri ili konkludon. Antaŭ ol pridiskuti la demandon, kiun konsistigas la titolo de l’verko, Futer donas jenan difinon pri socialismo : « Sociordo, en kiu ne ekzistus ekspluatado de homoj super aliaj homoj ; en kiu ĉiu laborulo ricevus la tutan valoron de sia laboro t.e. ke neniom da plusvaloro transirus al la dispono de klaso aŭ kategorio da privelegiuloj ; sociordo, en kiu ĉiuj homoj povus libere malvolvi ĉiujn siajn poveblojn, havus la rajton eldiri tute malkaŝe k senĝene sian opinion pri ĉio k ĉiuj k la eblon diskonigi siajn pensojn ; sociordo senklasa k justa, en kiu homoj, ĉiuj homoj, povus akiri konscion pri sia propra digno… » Sed Ruper tuj rebatas : « Tia difino estas idealisma, ne marksisma k sekve senvalora. Socialismo estas socio, kiun regas la laborista klaso. Ĉu la Proletaro regas aŭ ne en Sovetio ? Jen la demando !… »

Tiel la diskuto daŭras tra la tuta verko. Ĉu oni konsentas aŭ indigniĝas pri la konkludo de Futer, kiu asertas, ke « en Sovetio regas ruĝa faŝismo », estas certe, ke la legado de tiu broŝuro daŭre vekas la intereson. Dirinte tion k avertinte la legantojn pri la teruraj herezaĵoj, kiujn eldiras Futer, ili mem decidu, ĉu la verko estas aŭ ne rekomendinda. Ni tamen devas noti, ke la broŝuro estas ilustrita per du bildoj k bele presita sur bona papero.

J. H.

MEMORNOTO

REPRESIS EL « SENN. REVUO » : L’Imprimerie Française, Paris, 1. I. (grafik-laboristoj en Novzelando).

REPRESIS EL « S-ULO » : Republicaner, Mulhouse, 31.12. (ITF-kongreso).

PRIESPER. ARTIK. K NOTOJN ENHAVIS : Arbetaren, Stokh., 10., 31.12. ; Signalen, Stokh., 12. 12., 2.1. ; Le Libertaire, Paris, 20.12. ; La Voix Libertaire, Limoges, 4. 1., L’Emancipation, St. Denis, 4.1. ; Les Nouvelles de la Seine, Paris, 28. 12. ; Solidaridad Obrera, Barcel., 11., 13., 20. 12. ; Reformatorn (Bontemplana), Stokh., kristnask-n-o kun longa artik. de E. Eriksson ; L’Ecole Libératrice, Paris, 7.12., L’Ecole Emancipée, Saumur, 22. 12. (kurso) ; Le Peuple, Bruselo, 4.10. ; Le Travailleur, Huy, 30.11., 14., 21., 28.12. ; Le Bulletin du Cercle P.T.T., Bruselo, dec. ;

PRI SAT RAPORTIS : Le Peuple, Bruselo, 8.1. ; La Wallonie, Liége, 21. 12.

PERESP. MATER. ENPRESIS : De Vrijdenker, Antverp., 15.12.

NIA POŜTO

V. Makoli k H.W.A. — Viaj artikoloj aperos en la venonta n-o.

Korespondado

FRANCIO

Du K-doj dez. kor. kun al. Gek-doj, princ. kun malproks. land. pri ĉt., pol., soc., vivkond. Nepra resp. H. Beauson, 5, rue Marjolin, Levallois (Seine).

19-jara esp-isto dez. kor. kun Gek-doj el la tuta mondo, ĉefe ekstereŭropaj geesp-istoj. Adr. : Bourguignon Fred, Quai du Steir, Quimper (Finistère).

Novlern. k lertuloj dez. koresp. kun div. landoj. Adresu : Benito Jean, Place de l’Eglise, Fabrègues, Hérault.

Grupo de junaj gelaboristoj aranĝos baldaŭ ekspozicion ; ili tre deziras ricevi salutleterojn k ankaŭ interkorespondi. Laborista Esperantista Grupo, Maison du Peuple, 2, rue Drouin, Nancy.

NEDERLANDO

Laborista Esp. Grupo aranĝos letervesperon je la 2-a de marto. Skribu multnombre al : K-do Wim Braakensiek, Asterst. 19, Den Helder. Resp. gar.

K-do K. v. Trichl, Jachtlaan 47, Apeldoorn, honeste dez. interŝ. PM diverslandajn .

Kvar gajaj K-doj dez. kor. kun K-inoj. El Ĉ.L., P.ĉ.t., nterŝanĝi P.I. resp. gar. skribu al K-do J. Geurtz. Reigerpad 34. Rotterdam-Z. [?]

Kontor-oficisto dez. kor. kun Gek-doj el ĉiuj landoj. Adr. : R. Schroevers, Eedestraat 15, Vlissingen. La loka peranto garantias resp. al ĉiuj.

Mi dez. koresp. kun Gek-doj el la tuta mondo pri sociaj temoj k interŝ. PK (ne PM). Adr. : J. J. Terweij, Aurikelstr. 55, Amsterdam-N.

Komenc-kurso en Schagen organizos en la monato marto letervesperon. Bonvolu sendi leterojn ktp al K-dino M. Kamp, Regentenstr. 60, Schagen.

23-jara fraŭlo dez. koresp. kun Gek-doj el ĉiuj landoj pri div. temoj. Resp. Garantiata. Adr. : Albers de Nieuwe, Padangstr. 13, Haarlem.

Gek-doj de daŭriga kurso deziras grupe korespondi kĉl., pĉt. Resp. gar. Adr. : C. v. d. Burg, Piersonstr. 10, Maasluis.

PORTUGALIO

PM bonstatajn, pref. novajn, perportugaliaj k koloniaj, laŭ Yvert, interŝ. A. Bettencourt, r. Angela Pinto, 24, 3e, Lisboa.

2 junuloj dez. koresp. kĉl. pĉt., precipe pri maŝindesegnoj k PI. Skribu al : N. Lago, T. da Lapa, 8, Porto.

SVEDIO.

Letervesperon havos la Anarkista Esp.-grupo en la fino de februaro. Skribu al Folke Rosén, Helgagatan 36, eniro 4, Stokholmo.

LABORISTO, Esperanto-organo por anarkistoj k sindikatistoj, aperas ĉiumonate. Jarabono 5 fr. fr. Mendu ĉe Adrian Persson, Stadshagen 15 B, Stokholmo.

SVEDIO

Gesamideanoj ! La 15-an de marto nia esperanto-klubo letervesperos. Montru per multnombraj respondoj, ke esp-o vivas. Resp. garantiata. Skribu al K-do Hugo Byström, Ratorp, Karlstad.

Esperantistoj el ĉiuj kvin kontinentoj, evidentigu, ke por ni ne ekzistas iuj landaj aŭ lingvaj limoj. Skribu grandamase al miaj tre miksitaj lernantoj laŭ mia adreso: Adalbert Schwingshakl, Cseh-instruisto de Esperanto, Klagenfurt (Kärnten), Aŭstrio.

La Esp.-Grupo « Unueca per Esperanto » (sekcio de FLE) invitas amas-korespondaĵon por sia Letervespero en monato marto. Al ĉiuj ni nepre respondos. Skribu al K-dino Polderman, Wagenaarstr. D 93, Middelburg, Nederlando.

[REKLAMO p.6] Rapidu, ĉar restas nur ankoraŭ kelkaj tagoj… por akiri la grandiozan romanon de UPTON SINCLAIR

JIMMIE HIGGINS

(372 paĝoj)

afrankite por la escepta prezo de 12.50 fr. fr. (aŭ 17.— fr. por la bindita eldono) anstataŭ 22.50 k 29.— fr. Ni konsentas tiun favorprezon kiel Premion al la K-doj, kiuj pagis sian jarkotizon por 1936 (aŭ parton el ĝi) ĝis la 31. januaro. Ankaŭ novaliĝantoj rajtas ricevi tiun premion ! Kiu jam posedas la supran majstroverkon, tiu povos elekti laŭ nia katalogo iun libron je duona prezo (escepte de la « Pl. Vortaro »).

SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20.

Atentu ! 70 gekursanoj serĉantaj gekorespondantojn en la tuta mondo, aranĝos letervesperon en la fino de februaro. Ĉio estos kore akceptata. Nepra respondo. Sendu al Herbert Levi, Esperanto-helmo, Jonkoping, Svedio.

Esperantistoj en Viskafors deziras korespondi kun Gek-doj en ĉiuj landoj. Temoj estas sporto, politiko, k esp. movado. Adreso : Esp. klubo « La Espero », Viskafors, Svedio.

[REKLAMO p.6] HEREZULO

eniras la duan jaron de sia ekzisto. Daŭre ĝi diros tion, kio ne estas direbla en la SAT-organoj. Ĝia abonprezo jara estas 6-franka, pagebla al jena poŝta ĉekkonto : E. ADAM, Paris 1350-62.

Kiu ne povas uzi tiun pagmanieron, tiu sendu 4 internaciajn respondkuponojn.

Redaktas k administras : E. LANTI, 14, avenue de Corbéra, Paris (12e).

Perantoj en :

BRITIO. — B. B. BEAUMONT, 5, Central Close, Fartown, Huddersfield.

NEDERLANDO. — P. G. v. d. PLANK, van Speykstraat 48, I. Amsterdam-West. Poŝta ĝiro : 2455-42.

SVEDIO.— John KARLSSON, Berga, Västerhaninge. Poŝta ĝiro : 72295.

N.º 438, 25 de febrero de 1936

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

12-a JARO, N-o 438 — MONATA ESPERANTO-GAZETO — 25. FEBRUARO 1936

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO, ADMINISTREJO K SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO : 67, avenue Gambetta, Paris 20e Poŝtĉekaj kontoj je nomo de SAT-Paris : Bruxelles n-o 350 189, S’Gravenhage n-o 211 533, Kopenhago n-o 4 986, Paris n-o 1234 22, Stokholmo n-o 74 153, Wien n-o D-109 068, Zagreb n-o 41 448, Zürich n-o VIII-200 49. Alilande oni pagu per poŝtmandato je nomo de SAT. bonvalutaj devizoj en rekom. letero aŭ bankĉeko je nomo de « Bannier ».

Ne utilas denove ektrovi Amerikon

En antaŭa artikolo mi provis komprenigi, ke esperanto povos reale ludi sian rolon de unueciga progresilo tuthomara, nur kiam ĝi estos grandskale uzata. Bedaŭrinde ni nun tre, treege malproksimas de tia stato. Ne estas necese streĉi forte sian intelekton por ekkompreni, ke la esperanta afero kuŝas ankoraŭ en vindoj ; sufiĉas prezenti al si la krudan fakton, ke la plej multe legata gazeto esperanta ne havas eĉ 10.000 abonantojn — en la tuta mondo ! !… La mondlingva movado sekve povas esti nuntempe nur pionira. Nia tasko iel similas tiun de provistoj, de eksperimentistoj. Ni laboras, por solvi la problemon pri tutmonda interkompreniĝo, kvazaŭ esploristoj provantaj ekkonstrui la plej taŭgajn flugmaŝinojn. Dume aviadistoj praktike utiligas la jam ekzistantajn aeroplanojn ; simile la internaciaj organizoj utiligas tradukistojn k interpretistojn…

Oni ĝuste komprenu min. Neniel temas pri provado por ektrovi la plej bonan lingvon. La praktiko jam decidis pri tio, ĉar nur esperanto sukcesis akiri realan vivon, dum ĉiuj aliaj projektoj de artefaritaj lingvoj plene fiaskis. Ili ja alvenis tro malfrue por solvi problemon jam bone solvitan. Ne utilas nuntempe ektrovi Amerikon…

Nia provado, eksperimentado, serĉado rilatas nur al jena demando : kiuj estas la plej taŭgaj rimedoj por vastigi la uzadon de esperanto, por akceptigi ĝin de tiuj, kiuj bezonas tutmondan interkomprenilon ? Pri tia demando necesas tuj rimarkigi, ke la plej taŭgaj rimedoj povas ne esti tiaj ĉiam k ĉie. Ilia taŭgeco, ilia efiko k aplikeblo varias laŭ la loko, laŭ la tempo, laŭ la cirkonstancoj, laŭ la fervoro k kapablo de propagandistoj en iu difinita loko-tempo. Nur fantaziulo povus havi la pretendon liveri tute pretan k rigidan strategion, valoran por ĉiuj tempoj k lokoj.

Tio tamen ne signifas, ke oni devas senplane, sentaktike agadi. Antaŭ 15 jaroj, estante ankoraŭ freŝe bakita esperantisto, mi konstatis, ke la neŭtralaj propagandiloj, ke la neŭtrala poresperanta agitado neniel taŭgas en laboristaj k revoluciaj rondoj. Tial aŭdiĝis la krio : « For la neŭtralismon ! » ; tial estis rekomendata la starigo, en ĉiu lingvoteritorio, de laborista esperanta asocio ; tial SAT estis fondita por ebligi mondskale la aplikadon de esperanto serve al la laboristaro.

Estas interese memori, ke tiam burĝaj k laboristaj neŭtraluloj ridete levis la ŝultrojn ĉe la ekscio pri nia entrepreno, opiniante, ke neneŭtrala movado estas tute nevivopova. Male pruvis la sperto. Ĝis 1930 SAT daŭre kreskis k montris sian vivkapablon per multaj neneigeblaj faktoj. Sed aperis parti-fanatikuloj, kiuj demagogie argumentis k aplombe asertis, ke venis la tempo por fari denove fendojn en la esperanta movado. Tiel naskiĝis IPE k ISE. Sed baldaŭ la sperto montris, ke per tio la tuta movado malfortiĝis. Kaj kion do ni vidas de kelka tempo ?… Kiuj rompis la unuecon, tiuj hodiaŭ plej laŭte alvokas por la rekuniĝo de la disigitaj fortoj. Gratulinde !… Brave !… Sed tiu subita k laŭdinda unuecemo ne povas forgesigi al saĝaj homoj, ke SAT iam estis unueca organizo k ke la tiamaj principoj, kiuj ebligis tiun unuecon k la prosperon de la movado, estas ankoraŭ obeindaj k restas en la Statuto neŝanĝitaj. En SAT povas kunlabori ĉiuj senescepte tendencoj el la laborista movado. Socialistoj kiel komunistoj, anarkiistoj kiel ŝtatanoj, internaciistoj kiel sennaciistoj, Trockianoj kiel Stalinanoj, ĉiuj havas en SAT la samajn rajtojn — k devojn. Kaj tiu kunlaboreblo estas unu el la plej necesaj kondiĉoj, por ke nia movado kresku, firmiĝu k unuvorte ludu sian laŭcelan rolon.

Principoj estas ĝustaj k bonaj indiferente ĉu ili plaĉas aŭ ne. Kiu volas aŭ povas nur obei al sia deziro, al sia pasio, tiu estas neorganizebla. Kiu celas ŝovi en super- aŭ ekstertendencan organizon la ŝanĝiĝeman taktikon de sia partio, tiu estas konscie aŭ nekonscie latenta skismulo. Kiu ne vidas, ke nia movado havas tute specialan karakteron k sekve devas esti gvidata laŭ apartaj reguloj, tiu komprenis absolute nenion pri la rolo k signifo de mondlingvo.

* * *

Konsidere la staton de nia movado, esperanto ne povas pretendi nuntempe konkuri sukcese kun aliaj multe disuzataj naciaj lingvoj. Tion mi jam diris en alia artikolo k restas preta pravigi mian diron per mencio de faktoj k cito de nombroj. Sed mia rimarkigo nature ne valoras rilate al lingvoj kiel la estona, finna, norvega, sveda, ĉeĥa, holanda k.a. ne multe sciataj ekster la koncernaj landlimoj. Cetere, mia konstato pri la ebloj de esperanto neniel signifas, ke oni ne devas profiti ĉiun okazon, uzi ĉian bonan rimedon por praktike utiligi nian lingvon. Tute male !… Sed tiurilate ankaŭ necesas obei kelkajn principojn, se oni volas elspezi sian energion bonrezulte. Tiucele SAT rekomendis la starigon de frakcioj el sampartianoj aŭ samtendencanoj. Por ke redakcio de ĵurnalo bonakceptu informojn, proponitajn de esperantistoj, necesas du kondiĉoj : 1) La informoj devas esti interesaj k kongrui al la politika tendenco de l’koncerna ĵurnalo ; 2) la traduko devas esti liverata en bona nacia lingvo. — Mi scias, ke ne ĉiam tiuj du kondiĉoj estis atentataj k pro tio la poresperanta propagando por nia afero fiaskis en pluraj lokoj.

Al tiuj K-doj, kiuj gloras al si pro sia « PEK-laboro », necesas memorigi aŭ sciigi, ke iam en SAT ekzistis tiacela aparato sub la nomo Esperanto-Servo. Nia administranto eĉ pagis al K-do Besler proksimume 400 markojn jare por ties funkciigado ; k tiu sama K-do disponis unu tutan paĝon ĈIUSEMAJNE en la dekdupaĝa « S-ulo ». Tio estas kontrolebla

— página 2 —

26 — SENNACIULO

fakto. Tial, kiam informita homo aŭdas pri la PEK-elpensaĵo, tio efikas al li kvazaŭ iu fantaziulo parolus pri ĵusa ektrovo de Ameriko…

* * *

Mi preskaŭ hontas esti devigata rediri koncize tion kio estas sufiĉe detale klarigita en « La Laborista Esperantismo ». Tamen tiu verketo trovis ĝeneralan aprobon, ĉar K-doj el ses landoj tradukis ĝin k eldonis en sia gepatra lingvo. Kaj estas tre signifa la fakto, ke la skismigintoj kritikis nur la kvinan ĉapitron, kiu ne rilatas al la organiza demando, sed priparolas la ekziston de nova tendenco, naskiĝinta sekve de la praktikado de esperanto. Per tio cetere ili montris sian absolutismon, sian nekapablon toleri herezan tendencon, kiu tamen ne postulas en la Asocio pli da rajtoj ol la aliaj tendencoj.

Solvon pri tiu demando ni tamen ankaŭ trovas en la Statuto de SAT. En ĝi estas ja dirite, ke nia Asocio « celas, ke ĝiaj membroj estu komprenemaj k toleremaj rilate al la politikaj k filozofiaj skoloj aŭ sistemoj, sur kiuj sin apogas la diversaj klasbatalaj laboristaj partioj k sindikatmovadoj… »

Tiom longe, kiam la plimulto el la laboristaj esperantistoj ne estos akirinta tiun tolereman spiritostaton, ne estos seniĝinta je absolutismo, tiom longe la unueco en nia movado estos nefirma, sed male ĉiam minacata. Estas ĉagrene konstati, ke homoj ne kapablas toleri, ke aliaj ne laŭdu k admiru kion aŭ kiujn ili mem laŭde admiras. Ili parolas pri unueco, sed tio nur signifas, ke oni devas aprobi ilian opinion k tuj ekstari ĉe ilia flanko sur la sama pozicio.

Tiu bedaŭrinda konstato ŝanĝas tamen absolute nenion en tio, kion mi konsideras aksiomeca :

  1. En la nuna stato de la esperanta movado la apartigo devas esti nur laŭklasa : laboristoj k revoluciuloj unuflanke ; burĝoj k konservativuloj aliflanke.

  2. Por ebligi kunlaboradon inter diversaj parti-politikaj tendencoj, necesas toleremo inter la anoj de la sama diverstendenca organizo ; nepre devas esti evitata, ke iu ajn tendenco superregu k sufoku la aliajn.

  3. Nur en la Statuto de SAT troviĝas la principoj, kies obeo ebligas diverstendencan kunlaboradon.

La sperto nekontesteble montris, ke SAT ebligas la prosperon de la laborista esperanta movado. Plie ĝia Statuto restas nia leĝo k estas ŝanĝebla nur per referendumo — k ne de kongresa decido, iafoje influata demagogie pro la okaza ĉeesto de senlacaj babilemuloj.

Kompreneble mi parolas nur en mia propra nomo, kiel simpla SAT-ano, kiu deziras la venkon de la esperanta afero. Espereble ĉiu leganto bone komprenos, ke mi ne povas resti tute indiferenta antaŭ klopodoj de fervoruloj, eble bonintencaj, sed tro freŝe bakitaj por doni al ni lecionojn k kiuj kondutas iarilate kvazaŭ ili ĵus ektrovis Amerikon…

E. Lanti.

ELDONKVANTO : 5.100 EKZ.

XVI-a KONGRESO DE S.A.T.

en MANĈESTRO (Britio) 2-7. aŭgusto 1936.

Adreso de la OKK, 16, Lily Street, Manchester 8. (Britio).

3-a Komuniko.

Eniro en Britio. — Ni ricevis instrukcion de la Brita Hejmlanda Oficejo, kun jena enhavo :

« Alilandanoj, kiuj volas eniri Briton por ĉeesti la Kongreson, havu validajn landajn pasportojn, sur kiuj necesos vizoj por la veturo al Britio. Anoj de la sekvantaj landoj, kiuj faris kontraktojn kun Britio por la forigo de vizoj, ilin ne bezonas : Aŭstrio, Belgio, Ĉeĥoslovakio, Danio, Francio, Germanio, Hispanio, Islando, Kubo, Liĥtenŝtajno, Luksemburgo, Monako, Maroko, Nederlando, Norvegio, Portugalio, Svedio k Svisio. Kie oni bezonas vizon, oni petu ĝin de la plej proksima pasportadministra Oficisto aŭ brita konsulo.

« Ĉiuj alvenintaj alilandanoj devas havigi al si enirpermeson de la Enmigra Oficisto de la havenurbo, al kiu ili vojaĝis, antaŭ ol ili povos eniri la landon ; k la Enmigra Oficisto, donante tiun permeson, rajtas fari tiajn kondiĉojn (ekzemple pri la daŭro de restado) kiaj laŭ li necesas. Ĝenerale oni permesas eniron al tiuj personoj, kiuj povas kontentigi la Enmigro-Oficiston, pruvante ke la kialo de ilia alveturo al Britio estas laŭorda vizito. Estus konsilinde, ke alilandaj vizitantoj portu kun si ian dokumentan montrilon (kiel invito al la Kongreso), kiu pruvos iliajn dirojn pri la celo de ilia vizito. »

Ĉi-kaze, bone utilos la Provizora Kongres-Karto, kiun ĉiu kongresano ricevas kiel kvitancon por la aliĝpago.

Aliĝu nun ! — Ni utiligas la okazon por denove peti pri FRUA ALIĜO. Plenumu la aliĝilon ricevitan kun « S-ulo » n-o 436, k sendu ĝin kun la kotizo al la OKK. Farante tion, vi plifaciligos nian laboron k helpos al la sukceso de la KONGRESO.

OKK.

POR ŜTOPI LA BREĈON

Laŭ rekomendo de la XV-a Kongreso ni alvokas ĉiujn Gek-dojn fari sian eblon por helpi definitive likvidi la ŝuldojn kreitajn en la antaŭaj jaroj, kiuj ne estas forigeblaj per la ordinara buĝeto de la Asocio.

42. listo

  • J. Bernard, Bousbecque …… 5.— fr. fr.
  • Lab. Esp. Grupo, Lyon …… 10.— »
  • J. Munoz, Cuers …… 5.—
  • K-dino H.A. Buis, Bussum … 10.— »
  • » A. v. d. Heide, Bussum … 5.— »
  • Germaniano …… 6.— »
  • J. Bonard, Nemours …… 10.— »
  • P. Th. Justesen, Kaamanen … 40.— fmk.
  • Sekcio ĉenero [?] Sliedrecht …… 2.50 guld.
  • A. Roosing, Zeist …… 1.— »
  • E. Wehrli, Morges …… 2.50 sv. fk.
  • E. Johansson, Helsingborg … 3.44 sv. kr.

Ni kore dankas al ĉiuj mondonacintoj, plenumantoj de kongresdecido. (Ni kvitancas nur sumojn ne malsuperajn je 5 fr. fr.). La ŝtopado de l’ Breĉo en tiu ĉi ekonomimizera tempo estas valora k meritplena servo !

Ĉu ili volas la unuecon ?

Informcele ni komunikas, ke en fino de januaro, do post preskaŭ 5-monata interrompo, aperis n-o de « Sur Posteno », organo de IPE, kiel suplemento al « Prol. Esperantisto », organo de franca IPE-sekcio. En ĝi estas presitaj sub titolo « Dokumentoj pri Unueco » kelkaj el la interŝanĝitaj leteroj inter SAT-Plenumkomitato k IPE-instancoj. Sed MANKAS EN ĜI TIU ESENCA K PLEJ SIGNIFA DOKUMENTO, nome la letero de IPE-Centro sendita al ni la 1. oktobro, k publikigita en la novembra n-o de « S-ulo ». Tamen en « S.P. » presita estas nia respondo al tiu letero (de 9. nov.) !! Ĉu vi vidas, kiun komprenon povas akiri la leganto de « S.P. » per tia kripligita prezento de la dokumentoj (ellaso de plej signifoplena letero, kvankam aperigo de la respondo al tiu sama nepresita letero) !?

Ĉu laŭ tia maniero oni kredas povi faciligi la taskon k ebenigi la vojon kondukantan al unueco ?

P. K.

SAT estas la sola lab. esp. organizo, kiu permesas al anoj de ĉiuj klasbatalaj tendencoj sin esprimi ; ĝia unueca karaktero sin montras ankaŭ en la listo de ĝiaj eldonaĵoj : SAT aperigis verkojn de Kropotkin, Tolstoj, K. Marks, Lenin, Barbus, k. a.

Kun ĉi tiu n-o la membroj de SAT ricevas la JARLIBRON 1936.

— página 3 —

SENNACIULO — 27

ORGANIZO EN NEDERLANDO

En la decembra n-o de « S-ulo » oni povis legi sugeston de K-do, kiu deziresprimis, ke oni aperigu en nia gazeto artikolojn priskribantajn la diversregionajn propagand- k varbmetodojn por esperanto, por ke oni reciproke povu lerni per interŝanĝo de siaj spertoj. Ni bonakceptis tiun ĉi sugeston, k jen jam la unua tiuspeca artikolo ricevita, kiu en multaj rilatoj ŝajnas al ni interesa k koniginda. La aŭtoro estas redaktoro de « Laborista Esperantisto », organo de N.F.L.E. Ni kompletigis ĝin per kelkaj notoj el la agadraporto 1935 de la Fed.-estraro (ĵus publikigita). — Red.

Ni jam delonge havis la intencon informi la legantaron pri nia organiza laboro en Nederlando k Flandrio. Ni hezitis nur pro tio, ke oni povus tion konsideri kiel fanfaronaĵon pri propra laboro. Ni ja ne povas eviti montri nian fieron pri la kresko de nia organizo, la Federacio de Laboristaj Esperantistoj en la nederlandlingva regiono.

Kvankam nuntempe ankaŭ en Flandrio (apartenanta al la ned.-lingva regiono) nia influo kreskas, la ĉefa kresko tamen montriĝas en Nederlando.

Dum pasko nia Federacio festos sian 25-jaran ekziston. Pri la pionira tempo mi ne multon diras, ĉar oni bezonas faktojn por nuntempa agadeblo. Tial ni nur priskribas nian organizan agadon de la lastaj jaroj.

Unue kelkaj ciferoj, kiuj montras, ke la de ni elektita propagandovojo estas eble imitinda. En 1927 nia Federacio havis 75 membrojn, 1.133 en 1930, — 2.321 en 1933, fine de 1934 ili estis 2.887 k nun proks. 4.000. En 1927 estis 5 sekcioj ; nun estas 134¹.

Estas diversaj kaŭzoj por tiu kreskado. Pro la fakto ke la neŭtraluloj k katolikoj en Nederlando ankaŭ estis aktivaj, same pro tio ke oni komencis aranĝi Cseh-kursojn, — iu privata instituto eldonadis presitan kurson poste per katolika radio-elsendejo ĉiusemajne klarigita, la nederlanda publiko ĝenerale estas pri esperanto bone informita.

La Federacio denove aktiviĝis en 1927, k rekomencis fari fortan propagandon per ĝenerala esperanto-gazeto, per kiu ĝi atingis multajn esperantistojn, kiuj iel simpatias por la laborista movado. Ĝi serĉis kontakton kun kelkaj SAT-anoj, kiuj estis tre aktivaj, k ĝi akceptis kunlaboron kun SAT per akcepto de la Gotenburga konvencio. Ĝi klopodis k sukcesis varbi ĝeneralajn anojn en la lando (tie, kie ne estas sekcioj), por ke tiuj komencu gvidi esperanto-kursojn. La Fed. cetere post kelka tempo sukcesis kun laborista kleriga instituto eldoni radio-esp. kurson, ĉiusemajne ĉe la Laborista Radio-Asocio VARA. Per tio ĝi atingis multajn (600), kiuj poste mem povis helpi en la disvastigo de esperanto en malgrandaj urboj aŭ vilaĝoj, kie ni ne havis anojn.

En 1928 ni decidis eldoni propran gazeton, modesta k monata. Nia ideo estis, ke organizo sen propra gazeto ne multon signifas. Per tia gazeto ni povas ligi la sekciojn k anojn, ilin informi pri la movado, la agado, la propagandebloj. La anoj ricevas ion por sia kotizo, k tion oni ŝatas.

Kvankam ne estis mono por tio, ni prunteprenis ĝin sub la devizo, ke la elspezoj kaŭzas profiton, kompreneble se oni samtempe zorgas pri senlaca agado. Kaj tio okazis. Per daŭra instigado ĉiu varbito estis entuziasmigita. Nia organo « Laborista Esperantisto » kreskadis kun la organizo. Ĝi akiris pli grandan formaton — kiel « S-ulo » — k aperis 2-foje monate. En 1933 ni decidis abonigi por konto de nia kaso ĉiujn anojn de la Federacio al Sennaciulo k fari el « Lab. Esperantisto » denove monatan gazeton¹.

Nun estas tiel, ke la federacianoj ricevas ĉiumonate 12-paĝan senpagan gazeton de la Federacio (formato de « S-ulo ») k ĉiumonate « S-ulo »-n — ankaŭ senpage, sen ke ni plialtigis la kotizon. La eldonkvanto de nia gazeto « Lab. Esp-isto » estas 6.000 ekz-oj ĉiumonate. Tio estas, ĉar ni havigas al la kursanoj dum la tuta vintro nian gazeton por nur 25 cendoj (2.50 fr. fr.). Tion akceptis 1.450 kursanoj, kiuj do antaŭe jam estas informataj pri nia organizo k tiom pli facile post la kurso aliĝas. Por nia gazeto, kiu ĉefe estas nederlandlingva, ni instigas la legantojn al ĉiamaniera propagando. Per aldono de 2 lingvopaĝoj ni ankaŭ zorgas pri plibonigo de la esperantoscio.

La propagando fariĝis pli k pli amasa. En la pasintaj du jaroj ni enkondukis verdan monaton en septembro¹. Lastfoje ni por tio eldonis 315.000 flugfoliojn, kiuj en multaj lokoj estis disdonitaj kun lokaj adresoj.

Specialan broŝuron por tre malalta prezo (nur la preskostoj) ni eldonis, el kiu estas venditaj 8.000 ekz-oj, ni vendis 2.000 murafiŝojn k fenestrobiletojn. Tio rilatas unu jaron. En pasintaj jaroj relative estas la sama bildo. Multe da aliaj aĵoj ankaŭ estas venditaj. La sekcioj aranĝis kunvenojn k ekspoziciojn, en la grandaj urboj en diversaj kvartaloj. — En Amsterdamo, la ĉefurbo, estas 18 sekcioj, en Roterdamo estas 14, en Hago 9, ktp.

Cetere per centoj da informoj k artikoloj la Federacio faris en la ĵurnaloj multe da propagando, ankaŭ per la radio. Oni aplikas ĉian eblan propagandon, per tukoj super la stratoj, reklamoĉaroj ktp, ks.

La rezulto en 1935 estis proks. 4.550 kursanoj (en 1934 ĉ. 4.350). Krome partoprenas proks. 1.350 kursanoj en la daŭrigaj kursoj, k al la infankursoj partoprenas 600 lernantoj. La tuta nombro da kursanoj estas do (minimume) 6.500². La dispartigo laŭ kvartaloj en urboj estas nepre necesa. Dum antaŭe en la nederlandaj urboj estis nur unu sekcio kun dudeko da membroj, nun estas pluraj kun pli da membroj, kiuj ĉiuj havas siajn proprajn elementajn k daŭrigajn kursojn k ĉiusemajnan konversacivesperon. La sekcioj kune en iu urbo formas urban distrikton k ĉiuj sekcioj en unu provinco formas provincan distrikton.

Kiam en iu provinco estis nur unu sekcio, ĉi tiu havis la devon prizorgi provizore la propagandon en sia provinco helpe de aliaj distriktoj k de la Federacio. Ĉiuj distriktoj havas sian apartan estraron. Ĉiu distrikto sendas unu aŭ pli da reprezentantoj en la Federacian konsilantaron, kiu 2-foje en jaro kunvenas kun la Federacia estraro. Ni konservas la kontakton kun la sekcioj k distriktoj krome per regula bulteno. La Fed. estraro, konsistanta el 9 membroj, loĝas en unu loko, Amsterdamo, k havas regule preskaŭ ĉiutagan kontakton, krome per 2-foje monate okazantaj estrarkunsidoj.

Ĉiujare okazas kongreso, al kiu preskaŭ ĉiuj sekcioj sendas reprezent-

¹ La komparo montras, ke en la agadjaro 1935 la Federacio kreskis tiom, kiom en la 3 jaroj de 1927-30, k depost tiam daŭris iom pli ol 2 ½ jarojn por atingi tiun nombron de kreskado. Ni do nun atingis kreskokapablon trioble pli fortan ol en la nomita periodo antaŭ 3 jaroj. Verŝajne tiu komparo ne estas tute ĝusta pro la fakto, ke en la agadjaro 1935 la kriza influo pli multe malhelpis nin ol en la aludita periodo post la j. 1927. (El la Fed. Raporto al la Haga Kongreso.)

¹ Tamen la federacianoj ne estas aŭtomate paperaj anoj de SAT, sed individue devas decidi pri sia aliĝo al ĝi. Pro tio la Fed. daŭre propagandis por SAT k la landa peranto, K-do Bas Wels, povis kalkuli pri la subteno de la Fed. estraro en siaj varb-klopodoj por SAT (Fed. Raporto).

¹ La « verda monato » lastjare estis aparte sukcesa en Roterdamo, kie la kursoj estis multnombre vizitataj k multaj novaj anoj aliĝis al la sekcioj. Propagandaj radio-disaŭdigoj aranĝataj de la Fed. okazas ĉiudekkvartage, sabate, dum 20 minutoj (pere de VARA, ĉe la stacio Hilversum). Ĉiu-sessemajne dum 10 minutoj estas dissendataj esp. komunikoj post la regula disaŭdigo. (Fed. Rap.)

² Tiu nombro nur rilatas la kursojn aranĝitajn en la kadro de la sekcioj k distriktoj, sed ne entenas kursojn gvidatajn de niaj sekcianoj laŭ komisio de aliaj instancoj, ekster nia organizo. (Fed. Raporto.)

— página 4 —

28 — SENNACIULO

antojn, k kiu krom la nuraj vizitantoj estas partoprenata de pluraj centoj da anoj (400-600). Ĉiuj sekcioj estas memstaraj en sia agado k kotizenkasigo, sed devas tamen ĉion fari en la kadro de la Fed.-aparato k regularo.

Ĉiu sekcio devas pagi al la Fed.-kaso ĉiumonatan kotizon po ano de 17 ½ cendoj, k al la distrikto, al kiu ĝi apartenas, 1-3 cendojn. Kion la sekcioj por si mem bezonas, devas veni el la kotizo k profito de la kursoj ktp. Cetere la Federacio ĉiam helpas per monsumo aŭ per materialo. La Federacio posedas ses kestojn kun sufiĉe da materialo por ses ekspozicioj k tion ankaŭ posedas diversaj sekcioj k distriktoj, tiel ke povis okazi ĉ. 100 ekspozicioj. La Fed. posedas ankaŭ ses vojaĝantajn bibliotekojn formitajn el la libroj, kiujn ĝi ricevas por recenzi en « Lab. Esperantisto ».

La Federacio kune kun la neŭtrala organizo starigis esperanto-ekzamenan komitaton, en kiu partoprenis ĉ. 400 kandidatoj. Ekzistas ankaŭ alia ekzamen-komitato de multaj jaroj. Ni eldonis studgazeton « La Progresanto », kiu aperas monate kun 8 paĝoj (formato de « S-ulo ») k havas nun ĉ. 800 abonantojn, — k same infangazeton, kiu pro diversaj faktoj ne floras. Funkcias aktiva gazetarservo, kiu havigas al ĉiuj laboristtendencaj gazetoj k ĵurnaloj informojn, artikolojn ktp.

Sed ĉio tio ne estus ebla, se la Federacio ne starigus antaŭ kelkaj jaroj propran gazetarservon k eldonejon, kiu havigas al ĝi multan profiton. En 1934 ĝi sumiĝis je ĉ. 4.000 guldenoj (= 40.000 fr. fr. = 8.000 svisaj fk.). Ĝi eldonas lernolibrojn, legolibrojn k diversajn aliajn studilojn en dekmiloj da ekzempleroj, siajn proprajn propagandaĵojn ktp. Ĉiaj laboroj de la funkciuloj por kio ili bezonas ofte sian tutan liberan tempon, estas faritaj sen ajna rekompenco.

Ni ne povas postuli pli da spaco por nia afero. Kompare ankoraŭ cifero : Nederlando havas 8.000.000 da loĝantoj. La diversaj esperanto-organizoj kune grupigas 8.000 membrojn (el ili la duono, 4.000 — de la Federacio) ; kompreneble estas ankaŭ multe da neorganizitoj.

Kompreneble ni povus ankoraŭ pli diri pri tiu temo. Kvankam ni regule sendas interŝanĝe nian organon « Lab. Esp-isto » (red. adreso : Middenweg 226, Amsterdam-O, Nederlando) al ĉiuj esp. gazetoj, ni ankaŭ estas pretaj sendi ĝin regule senpage al ĉiu esperanto-organizo. Oni nur petu. En ĝia februara n-o aperis detala agad- k financ-raportoj esplingve. Kiu interesiĝas pri tio, tuj petu ĝin.

H. W. Alings, Federacia estrarano, Redaktoro de L.E.

Diskutejo

Por akceli la alprenon de esperanto

En la decembra n-o de « S-ulo » aperis artikolo « Meti esperanton serve al la Proletaro » de K-do Lanti, en kiu li esprimis ideojn, kiuj, miaopinie, povas erare influi nian movadon. Se la laboristaj esperantistoj ne konsentas pri sia celo, se plue, eĉ konsentinte pri sia celo, ili ne konsentas pri la rimedoj, kiujn ni devas uzi por ĝin atingi, unueca kunlaboro estos neebla. SAT enhavos ĥaoson da konfliktantaj ideologioj, kiuj eble kondukos al ĝia pereo. Ĉiu sincera proleto, kiu volas utiligi esperanton por la celoj de sia klaso, devas pripensi la rimedojn aplikendajn por tion efektivigi. Mankas al ni strategia plano por gvidi nian agadon en fruktodonajn kanalojn.

Ĉu ni eĉ havas la saman fincelon ? Persone, mia ĉefa celo estas renversi la kapitalismon por ĝin anstataŭigi per la regado de la laborista klaso. Se esperanto povas iel helpi por tion efektivigi, mi ĝoje subtenus la lingvon. Se male esperanto ne povas helpi, mi senhezite forĵetus la lingvon por ne malŝpari tempon, kiun mi povus pli efike uzi en aliaj direktoj. La problemo do estas : Kiel oni povas utiligi esperanton por helpi la starigon de laborista regado ? Laŭ K-do Lanti esperanto utilos nur se la « gravaj internaciistaj organizoj laboristaj alprenu, apliku, uzadu nian lingvon.¹ » Certe ni devas tion celi, sed dum ni atendas la alprenon de esperanto, ni ne devas preterlasi ajnan oportunon por uzi la lingvon, por proksimigi la socialismon. Se ni povus tion atingi per la kolektado de informoj pere de esperanto, k per la publikigo en la formo de nacilingvaj gazetoj, tion ni nepre devas fari.

La aserto de K-do Lanti, ke oni povas kolekti tiajn informojn pli bonrezulte per la utiligo de sia gepatra lingvo, estas nur duonvera. Se temas pri informoj akcepteblaj de la kapitalista cenzuro, kiu pli malpli tordas la informojn por la ĵurnaloj, li pravas. Se temas pri informoj malutilaj al la interesoj de la kapitalista klaso, li eraras. Fakte eĉ nun, kvankam la nombro da esperantistoj ne estas granda, ni povus utiligi esperanton por la kolekto de informoj utilaj por la laborista movado. Se la informoj nun estas « banalaj k ne presindaj », tion ni ŝuldas al la bedaŭrinda fakto, ke multaj laboristaj esperantistoj, kiel K-do Lanti, estas unuavice esperantistoj k nur duavice klasbatalantoj. Ili sin apartigas for de la ĝenerala laborista movado por formi kvazaŭ esperantan sekton. Nia tasko estas fari la laboristan esperantan movadon parto integra de la ĝenerala laborista movado. Se ni metus niajn politikajn k industriajn taskojn antaŭ niajn esperantajn taskojn, la informoj, kiujn ni interŝanĝus, ne plu estus « banalaj k ne presindaj ». Parenteze, eĉ banalaj informoj ofte pli valoras ol precizaj statistikoj.

Male al K-do Lanti, mi firme subtenas la eldonadon de nacilingvaj gazetoj, enhavantaj materialon tradukitan el esperanto. K-do Lanti mem subtenas la presigon de izolaj artikoloj en nacilingvaj gazetoj, « kun la celo propagandi nian aferon ». Se tia propagando efikas, kial ne organizi ĝin grandskale ? La sinteno de K-do Lanti al tio devenas de lia erara opinio ke « lerni esperanton povas ĉiu homo ». Sub la kapitalismo la plimulto tute ne povas lerni esperanton, pro manko de tempo, de mono, de oportuno, ktp. Tiu ideo de K-do Lanti grave malhelpas niajn ŝancojn, ke la laboristaj organizoj alprenu esperanton, — ĉar ĝi disvastigas la por ni malfavoran ideon, ke alpreno de esperanto per organizo signifas, ke ĉiuj ĝiaj membroj devas ĝin lerni. Mi ofte renkontis malamikan sintenon al esperanto en laboristaj rondoj, nur pro tio ke ili sentis, ke esperanto logus ties aktivajn membrojn for de praktika klasbatala agado. K-do Lanti mem sugestas, ke la laboristaj organizoj internaciistaj ne alprenis esperanton « eble pro tio, ke ni ne sukcesis sufiĉe lerte k trafe propagandi nian aferon », sed li ŝajnas nekapabla tiri konkludojn el tio !

Kio do okazus, eĉ se la laboristaj organizoj alprenus esperanton ? Oni povas respondi al tiu demando per analogo. La komunista internacio alprenis la dialektikan materialismon, sed nur malgranda elcento da anoj, spite libroj, broŝuroj k kursoj, sukcesas vere kompreni ĝin. Simile okazus, se iu laborista internacio alprenus esperanton. Oni eldonus lernmaterialon, k starigus kursojn, sed kiel nun, la rezulto estus, ke nur relative malgranda elcento el la membroj fariĝus kompetentaj esperantistoj. Kompreneble se tio okazus, ĝi estus granda paŝo antaŭen, sed ĝi ne komplete solvus la problemon, « kiel meti esperanton serve al la proletaro ? »

Resume, estas nepre necese eldoni nacilingvajn gazetojn per materialo tradukita el esperanto, kun la celoj : 1) influi la amasojn por Socialismo ; 2) propagandi esperanton. Se ni bone organizos tiun laboron, ni ne bezonos longe atendi la oficialan alprenon de esperanto fare de la laboristaj organizoj !

Vilhelmo Makoli.

¹ Eble K-do Lanti opinios necese respondi al ĉi tiu artikolo. Sed por ke la diskuto estu klara k utila, necesas unue, ke neniu el la diskutantoj distordu la pensojn de la alia ; tial ni represas la ĝustan tekston el la artikolo priparolita : « Meti esperanton serve al la proletaro, tio povas nur signifi, ke ni celas atingi, ke la gravaj internaciistaj organizoj laboristaj alprenu, apliku, uzadu nian lingvon k ne plu funkciu kiel ĝis nun nur per la helpo de tradukistoj k interpretistoj. » — Red.

Pri recenzado

Red. Noto : Ni donas lokon al respondo (en mallongigita formo) de K-do I. F. al la artikolo aperinta en la lasta n-o sub la sama titolo, rimarkigante, ke ne nur spac-konsideroj, sed ankaŭ la nesufiĉe klara aranĝo de la manuskripto devigis nin ĝin prezenti sub resuma formo.

Ĉu mi rajtis recenzi la « Historon pri Skismo » k komenti, kiel mi faris ? Laŭ K-do J. B. — ne. Miaopinie, recenzo devus esti pli ol resumo, iom pli ol laŭdo aŭ kritiko, sed opini-esprimo de l’recenzanto mem. Estas memevidente, ke li ne sentas same kiel aliaj. Kian valoron havus recenzo, se li verkus ĝin laŭplaĉe al la redaktoro aŭ verkisto ? Mi kredas, ke redaktoro rajtas elekti la recenzonton por siaj libroj k devus lasi al li liberon, nur kontrolinte, ĉu li estas kompetenta.

K-do J. B. volas scii la nomojn de tiuj, kiuj agis jezuite ; nu, ĉu valoras scii tion ? La finkonkludo de l’broŝuro estas (punkto 3, lasta paĝo), ke « ili (la kompartianoj) provis detrui SAT per makiavelaj rimedoj », k la skizo mem donas amason da detaloj pri tio. Sufiĉas scii, ke la ĉefoj, kiuj tiel agis, estis partianoj de la K. P. Li ankaŭ volas scii, kiel ofendiĝas Historia Materialismo. Ŝajnas al mi evidente, ke pritraktante agojn de partianoj, kiuj kaŭzis gravan malutilon al la tuta movado, k ĉar vi trovas la teorion pri H. M. en ilia programo, — vi verŝajne dirus : tiuj makiavelaj homoj tute ne taŭgas por ni, nek ilia teorio, k vi eble tute senkonscie kredos, ke la teorio estas ankaŭ aĉa kiel ili. Mi dezirus, ke ni konsideru la teorion kiel valoraĵon k ne agu kiel la patrino, kiu forĵetas la malpuran lavakvon kune kun la ĵuspurigita infano, kiu troviĝas en ĝi.

Laŭ mia opinio la H. M. estas nedisigebla ero en la socialista filozofio ; mi inklinas kredi, ke la menciita broŝuro eble donis malfavoran impreson pri ĝi, k tion mi opiniis necese vortigi en mia recenzo (ĉu K-do J. B. ŝatas tion aŭ ne). La malinterkonsentoj inter la div. partioj, el kiuj kelkaj sin nomas marksistaj, ne multe ĝenas min ĉi tie. Tio memorigas min pri la multego da kristanaj sektoj, el kiuj ĉiu sincere kredas trafi en la paradizon, dum surtere ili intermalamas. Mi ĉefe celis atentigi, ke la instruoj de Marks estas tre valoraj k devus esti pli bone konataj al la SAT-anoj por tiele konstrui klaran lab. klas-ideologion.

— página 5 —

Laŭ N. Buĥarin la «Hist. Materialismo», «profunda k brila teorio, estas la plej potenca instrumento de homa penso k kompreno». «Ne la faktoj mem konsistigas sciencon, sed la metodo ilin ellabori», diris la angla profesoro K. Pearson. Mi povus daŭrigi citi aŭtorojn por montri, ke la teorio estas ja grava k ne nura dogmo. Mi ne pledas pri H. M. en nia statuto, sed kredas, ke la sinteno de SAT al ĝi kiel al dogmo, partia aŭ religia, estas erara. Tute male, ĝi estas urĝe necesa interpretilo por kompreni la homaran historion, kies nekono estas definitiva malhelpo al la laboristaro unuiĝi . . . Pro tiu nescio la proletoj estas facile konfuzataj ĉe balotejoj; pro tiu ruzo Hitler regas en Germanio (li nomas sin naci-«socialisto»). Pro tiu konfuzado la laboristoj iĝas siaj propraj malamikoj. Komprenante H. M., ni povus inteligente agi por komuna celo, kompreni la meĥanismon de kapitalo k la ŝanĝojn en la socia vivo. H. M. estas egale valida por kompreni la socian vivon, kiom Darvin estas por kompreni la organikan vivon. Vi rajtas liberiĝi de partidogmoj, sed ne de scienco. La malagnosko al Marks povas sekvigi nur: aŭ ke laboristoj havu pli primitivajn konceptojn pri filozofio k.s., aŭ ili restos tute sen ajna koncepto; aŭ ili elpensos teorion pli trafan ol H. M. pri la faktoj k soci-historio (kio miascie ankoraŭ ne okazis).

I. F.

TERA PARADIZO EN EŬROPO

En la sud-okcidenta parto de Eŭropo kuŝas tre bela lando. Ĝi estas kvazaŭ la tera paradizo. Ni, la loĝantoj de tiu ĉi paradizo, havas nenian laboron, ĉar nia bonkora registaro ne ŝatas lacigi nin.

Oni ne permesas al ni pensi k skribi pri niaj klasaj interesoj; oni ne permesas al ni ankaŭ labori, nek peti almozon, por ke la eksterlandaj turistoj ne kredu, ke nia popolo estas malsata popolo; oni ne rajtas striki, ktp., ktp.

Krome ni, por ne tro multe cerbumi — tio estas la volo de nia bonkora registaro! — ne sendas la infanojn al la lernejo. Tial estas en nia lando (Portugalio) 68 % da analfabetoj. Kiam iu el ni ribelas (tio okazas ofte), tiam la estraroj liveras al li senpage interesan ĉambron. Sed tiuj ĉi sinjoroj estas kelkfoje maldankemaj: anstataŭ esti feliĉaj k kontentaj pro la livero de senpaga hotelo, ili krias k kriegas k diras, ke la gardistoj batadas ilin!

Tion mi ne kredas tial, ke okazas ofte, ke la gardistoj diras al ili: kiam estos nokto, ni agos kvazaŭ ni forgesas fermi la pordon k tiam vi povos forkuri. Iuj akceptas, sed… lasthore aperas ĉiam oficiro, kiu ordonas pafmortigi la forkurantojn, ĉar… ili malfermis la pordon k forkuris…!

Kiel vi vidas per tiu ĉi eta montraĵo, nia popolo estas tre feliĉa k nia lando la tera paradizo!…

19 622.

Tra la Esperanta Gazetaro

Ni volas unuavice noti ĉi-foje la organojn de la frat-organizoj lab.-esperantistaj. Ni nur pasante mencias la 12-paĝan nederlandan «Lab. Esperantisto», pri kies prospero oni aliloke en ĉi tiu n-o legas el la plumo de ĝia redaktoro mem. «Svenska Arbetar-Esperantisten» (Stokholmo) ankaŭ ĉiam tre regule aperas, k en ĝia januara n-o ni trovas varman alvokon por aliĝo al SAT k legado de niaj gazetoj, k ankaŭ specialan klarigan artikolon de K-do E. Eriksson pri laborista esperantismo diference de la neŭtrala. Ankaŭ aliaj tre legindaj artikoloj troviĝas en la nomita n-o. La jan.-feb. n-o de Le Travailleur espérantiste kiu de kelkaj monatoj estas redaktata k eldonata en Ljono (Lyon), estas aparte utila rilate la propagandan vidpunkton; ĝia fruntartikolo (de M. Roux) devos veki la atenton de l’laboristo-sindikatano. K-do Cachon insistas pri la neceso, ke la varbitoj finlernu esp-on, por ke ili fariĝu veraj esperantistoj, kiuj aktive partoprenas en la movado, membriĝas, abonas gazetojn ktp. Multo alia interesa troviĝas por la franclingva leganto. La brita La Laborista Esperantisto (kvankam nur ciklostilita) estas plaĉe prezentita kun firma kovrilo; ankaŭ ĝia enhavo estas bona. La Manĉestra O.K.K. publikigas en ĝi komunikojn k alvokojn, kiuj espereble estos aŭdataj.

Ni aparte mencias la nur unufoje ĉiujare eldonatan grandformatan kajeron de l’stokholma Anarkista Esp.-Grupo, kun titolo La Kamarado. En tiu ĉi kajero kunlaboris multaj konataj K-doj el Skandinavio, ĉefe per doktrinecaj, sed ankaŭ per belliteraturaj verkaĵoj. La kovrilo estas presita k ilustrita.

En la ciklostilita La Semanto (Ĝenevo) la svisaj lab. esp-istoj havas lokan ligilon k parolilon, sen pretendo voli esti propagandorgano. Enhavo parte beletristika, parte diskuta, parte informa (6 paĝoj; formato 20×32 cm.).

Pro abundo de materialo ni devis prokrasti por venonta n-o plurajn jam kompostitajn verkaĵojn.

Red.

En la greka gazeto Lingvo Internacia (majo-dec.) ni legas, ke helena klerulo, eksministro de publika instruado, rekomendas al la hel. esp-istoj malllerni esp-on k anstataŭe studi la latinan lingvon. «Li pretendas, nenion sciante pri L.I., ke por lerni esp-on oni devas scii antaŭe 8 lingvojn, iom la latinan, la germanan, la nederlandan, la grekan, la italan, la rusan, la polan k la lingvojn de la skandinavaj landoj!…» Jen, kian sensencaĵon povas babili t.n. kleruloj, eĉ eksministroj! Kaj diri, ke tiaj homoj ricevis la taskon gardi super la edukado de popolo! Kompatinda edukataro!

En British Esperantist (febr.) s-ro Butler, ĝia redaktoro, recenzante la «Plena Gramatiko»-n, komencas per la aserto, ke la esp-istaro ŝuldas la Enciklopedion, la Plenan Vortaron k la Pl. Gramatikon al la entreprenemo de — Literatura Mondo. Ĉiu iom informita esp-isto scias, ke SAT eldonis la Pl. Vortaron. Ankaŭ s-ro Butler. Kiel do povis okazi tia misinformo? Nu, evidente ĝenis s-ron Butler lia subkonscio, laŭ kiu SAT ne ekzistas! Lia subkonscia sento (malagnoskanta nian asocion) sendube superis en la momento, kiam li komencis recenzi la Gramatikon, la senton pri realoj k faktoj…

[REKLAMO p.5] Tre amuza libro estas LA BRAVA SOLDATO ŜVEJK. Liaj aventuroj dum la mondmilito. De J. HAŠEK. 154 pĝ. 13 × 19. Prezo: 12.50 fr. fr. (broŝ.), 17.50 fr. fr. (bindite). Afrankite. Ĉe S.A.T.

En nia movado

(Kroniko)

Belgio. Herstal. La 19. jan. okazis kunveno de apudlimaj SAT- k LEA-anoj k simpatiantoj. Post longa, frateca diskuto la kunvenintoj decidis plenakorde, por helpi esp. propagandon k lab. interfratiĝon, aranĝi sennaciecajn renkontiĝojn inter apudlimaj esp-istoj. Tiuj renkontiĝoj okazu en somero, foje en tiu, foje en alia regiono, aranĝotaj de loka grupo. Instruite per la pasinto, por eviti diktatorecon, la prezidanto de l’kunvenoj estos elektita de la organizanta grupo, same la raportanto. Ĉiu regiono elektos korespond-peranton. Ĉiuj grupoj helpos reciproke rilate transportadon ktp. La venonta kunveno okazos en Mastriĥto laŭ propono de la tiea grupo (en majo). Pliajn informojn donas: Jean St-Rémy, 55, rue Dossay, S.-Wandre. — Bruselo. La novajn parolkursojn aranĝitajn de F.E.O. post vasta propagando partoprenas ĉ. 200 lernantoj; al la perkoresponda kurso enskribiĝis 30 novuloj.

Britio. Londono. La Lab. Esp. Klubo organizis tre sukcesan ekspozicion ĉe Friends House (Euston Rd.), la 11. jan., de 15-a ĝis 21-a horo. La materialo ĉefe estis pruntedonita de l’Stokholma Tramista Esp.Grupo, kiu kolektis materialon el urboj tra la mondo, por elmontri la div. transportkondiĉojn k organizmetodojn diverslande. — Vesperkunvene K-do H. L. Elvin k iu germanino parolis pri la necesego starigi rektan kontakton inter la div.-landaj laboristoj, pri la sensenca malŝparemo de tempo pro la interpretistoj k la povebleco de esp-o forigi la nacian spiritostaton. (Raportoj pri la ekspoz. aperis jam en Daily Worker k New Leader.)

Francio. «Le Travailleur espérantiste» anoncas sukcesajn kursojn en Marseille (ĉe Komitato kontraŭ milito-faŝismo k ĉe junsocialistoj), Fabrègues, Montargis, Nancy (laŭ rekta metodo), Villeurbanne-Oullins, Parizo (sindikata edukcentro), Drancy, Malakoff. — La sindikat-uniaja kongreso en la departemento Maine-et-Loire akceptis rezolucion rekomendantan la lernadon de esp-o.

Hispanio. Zaragozo. La Esp. Kultura Klubo, entenanta proks. 220 anojn, havas esence kontraŭmilitan karakteron. Ĝi eldonis kontraŭmilitajn glumarkojn (12 bildoj, 4 koloroj, 16 lingvoj, i.a. esp-o). La Klubo deziras aranĝi korespondadon (neoficialan) kun tutmondaj esp. grupoj k organizoj, pri nuntempaj problemoj. (Adr. Candalija 7, 1.)

Norvegio. La antaŭjare en la norda regiono fonditaj grupoj bone laboras, precipe «Martelo» en Sarpsborg-Opsund.

Portugalio. Barreiro. Ĉe LES-«Progresemaj Amikoj» funkcias du kursoj kun ĉ. 70 anoj. Ĉe LESPA (ĉ. 500 anoj) funkcias jenaj fakoj: propaganda, ekskursa, biblioteka (320 libroj), luda k librovendejo. Ĉiulunde esp. kunvenoj kun 60 ĉeestantoj. Oni dankas k nepre resp. al korespondantoj por niaj kunvenoj (Adreso: LESPA, Barreiro).

Sovetio. La landa esperanta organizo «Sovetrespublikara Esperanta Unio» (SEU) nun havas multegan deficiton. En pasinta jaro 1935 SEU nenion eldonis, ĉu el libroj, ĉu gazetoj. SEU ne havas por la eldonado necesan paperon k eldonis en jaro 1935 sole po unu n-o de la gazetoj «Internacia Lingvo» k «Sur Posteno». Nun SEU eldonas por siaj regionaj organizoj sole dupaĝan ruslingvan maŝinskribitan informilon. (Sovetiano.)

Svedio. Post sukcesaj kursoj en Söderhamn, Ostanbo k Ljusne kun la germ. K-do Ajo kiel instruanto fondiĝis lab. grupo en Ljusne la 22.12. (kun nomo «Al lumo»; prezidanto: Holger Svensson). Aliĝis 25 Gek-doj. K-do Ajo propagandas en Sundsvall, Njurunda k Vivstavarv. — Malmö. La SAT-rondo regule kunvenis k en ĉiu kunveno diskutis iun temon. La rondanoj tradukas artikolojn el «S-ulo» k «S.R.» por aperigo en partiaj gazetoj. Ni decidis recenzi en ĉiu kunveno la enhavon de «S-ulo». (E. N.).

— página 6 —

Frakcia Vivo

Ŝanĝo de sekretaria adreso

K-doj de la Socialista Frakcio, bonvolu noti, ke post eksiĝo de K-do A. Pâris el la sekretaria ofico de la Frakcio, K-do W. F. Kruit, adreso: Curaçaostr. 124, I, Amsterdam (W), Nederlando, akceptis la funkcion de internacia sekretario de la Soc. Frakcio.

Pri ĉiuj frakciaj aferoj do sin turni al la nova sekretario.

Komuniko de Bolenfrasat

(Adr.: Sv. Johannsen, ESPERANTO, Australiensvej 24, Kopenhago-Danio)

Necesas enkonduki statuton en la Frakcio. La K-doj, kiuj ne estas kontentaj pri suba teksto, korespondu kun ni; ni aperigos diskutleterojn pri ĝi, ĝis fine ĉiuj K-doj konsentos (alikaze decidos ĝenerala baloto).

«1) Bolenfrasat estas agnoskita SAT-frakcio k konsistas kiel tia el la anoj de la Kvara internacio en SAT. 2) Estra instanco estas la membrokunveno, kiu okazu ĉe la SAT-kongresoj. Evtl. la sekretario organizu skriban baloton. 3) La Frakcio organize staras sur la fundamento de la demokrateca centrismo. 4) Laŭ la reg. por SAT-frakcioj la tasko de l’Fr. estas propagando por esp. inter anoj de la 4-a internacio. Aliflanke tasko de ĉiuj bolŝ.-leninistoj estas propagandi ĉie ajn por la ideoj de la 4-a intern. Por kongruigi ambaŭ postulojn, ni opinias, ke a) propag. poresp-a estu ĉefa tasko de l’unuopuloj, ĉar ĝi sin direktas al neesp-istoj, dum la Fr. estas parto de pli granda esp. asocio. b) ĉeftasko por la tuta Fr. estas propagando por la 4-a intern.; ĝusta politiko k bona pol. propag. de la Fr. estas jam mem propag. por la valoro de esp. — 5) Provizore estras la Fr. K-do Oĉjo, reprezentanto de la P.K. de «Leviĝu». 6) Surbaze de l’direktivoj sub 4) ni fiksas jenan agadprogramon: a) Ni havu proprajn kandidatojn, programojn k parolojn okaze de balotoj k voĉdonoj en SAT; b) la Fr. reprezentas la anojn de l’4-a intern. ĉe SAT-estraro; c) la Fr. kunlaboras kun ĉiuj aliaj esp-organizoj sur sama politika fundamento (LEA-frakcioj, esp. sekcioj kc); ĉ) la Fr. postulas k subtenas klasbat. politikon de l’SAT-estraro; d) la Fr. postulas k subtenas unuiĝon de ĉiuj lab. esp-istoj en la kadro de SAT, resp. laŭ la principo de laŭklasa, ne partieca organizo. Ni batalas kontraŭ ĉiu skismo en lab. kulturorganizoj k subtenos ĉiam k ĉie la unuecajn org. de lab. esp-istoj. Samtempe ni postulas por ni la rajton en kadro de SAT libere reprezenti nian tendencon k propagandi por ĝi.»

El la tria kajero de «Perm. Rev.» estas ankoraŭ haveblaj kelkaj ekz-oj. La 4. kajero estas nun preparata k enhavos i.a. la komencon de broŝuro «La kvara int. k la milito» (daŭrigota), komencon de artikolserio pri la sepa mondkongreso de Kominterno (Popolfronto en Francio), recenzon pri la broŝuro «Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio?», ktp. Havebla por 0,20 dkr. ĉe Sv. Johannsen (adr. vd. supre).

Al Korespondemuloj ni sciigas, ke «Antaŭen al nia idealo», grupo de N.A.S., deziras korespondi kun anoj de la Kvara internacio. Oni turnu sin al K-do J. Koolmeer, Oetenwalerstr. 36, Amsterdam-Oost.

Por Bolenfrasat: Oĉjo.

MEMORNOTO

Represis el «S.R.»: O Travalho, Viseu, 12.12. (Taglibro, nov.); De Nwe. Fakkel, Amsterd., 7.2. (Jun. Gastejoj); De Vrije Socialist, Amsterd., 8.1. (faŝ. lando sen faŝistoj).

Priesper. artik. k notojn enhavis: Signalen, Stokh., 9., 16.1. (pri SAT), 23., 30.1., 6.2.; L’Unité, Paris, 4., 18.1.; La Femme Socialiste, Paris, jan.; La Patrie Humaine, Paris, 24.1. (letero de Han Riner pri esp-o); Le Petit Provençal, Marseille, 27.1.

Pri SAT: Internat. Jugend-Information, Kopenhago (bolŝ-leninista), jan.

Faka Movado

Ĝardenista Terminaro

Grupo el diversnaciaj fakuloj verkas ĝardenistan terminaron, kiun ĝi aperigos en angla, franca, germana, rusa k esperanta lingvoj. La vortaro enhavos jenajn partojn: Nomaro de fruktaj, legomaj k ornamaj kreskaĵoj. Nomaro de malsanoj k malutilaj insektoj de kreskaĵoj. Nomaro de fungisidoj k insektisidoj. Nomaro de diversaj laborprocedoj en ĝardena, legoma k flora kulturado. Nomaro de ternutraĵoj en ĝardenkulturado. La plej necesa terminaro pri botaniko, fiziologio, morfologio k sistematiko de kreskaĵoj, genetiko, citologio, selekto, pomologio k aliaj parencaj sciencoj.

Por fari tiun vortaron pli kompleta, ni bezonas kunlaboradon k helpon de diverslandaj kolegoj. Kompetentuloj k ĉiuj aliaj personoj, kiuj deziras helpi al tiu laboro, estas petataj komuniki siajn adresojn al K-do A. D. Borisoglebski, Scientific Research Institute of Fruitgrowing, Sovetsk. str. 274, Miĉurinsk (Kozlov), Sovetio.

La grupo ankaŭ kolektas adresojn de diverslandaj ĝardenistoj.

La evoluo de la scienc-teknika lingvo de esp-o estas por la sukceso de nia movado eksterordinare grava. Ju pli perfekte la diversaj terminaroj estas ellaboritaj, des pli facile oni povas atingi alprenon k aplikon de nia lingvo en la koncernaj fakoj.

Okazas lastatempe klopodoj por utiligi esp-on kiel bazon por internacia scienc-teknika terminologia kodo en kunlaboro kun diversaj normigaj organizoj. En la elektroteknikaj rondoj oni jam atingis konsiderindajn resultojn rilate al normigo de terminologio. Verkado de internaciaj terminaroj kun esp-ekvivalentoj tial estas nun pli aktuala ol iam ajn antaŭe. Mi uzas tiun okazon insiste atentigi la SAT-anojn pri la terminologia flanko de nia afero, speciale pri la supra alvoko de K-do Borisoglebski. Ĉiuj, kiuj havas iun rilaton kun la supre cititaj fakoj estas petataj helpi. La influo de SAT al la tuta esp-movado dependas i.a. ankaŭ de la aktiveco, per kiu ĝi partoprenas en la teknika evoluo de nia lingvo!

P. Neergaard.

RADIO-NOTOJ

Stacio Hilversum (Vara-Fed. de Lab. Esperantistoj), 1875 m: 28 feb. speciala esp.-elsendo pri LABORPLANO de Soc. Dem. Lab. Partio k Ligo Nederlanda de Sindikatoj (19.00-19.20 amst. tempo, 19.40-20.00 MET, 18.40-19.00 okc. eŭr., 20.40-21.00 orient-eŭr.). Parolanto: J. Lem Jr. (BONV. ANONCI EN VIAJ NACILINGVAJ GAZETOJ ĉi tiun gravan elsendon!) Sendu raporton pri aŭskultado al RADIO F.L.E., Postbus W. 6, Amsterdam-W.

  1. marto (vd. supran rimarkon!), daŭrigo de l’parolado, ½ horon pli frue; 28. marto, samhore (el esp. literaturo). (Komence de aprilo la ondlongo ŝanĝiĝos).

Esperantogrupo en Montrouge (urbo el tridek mil loĝantoj apud Parizo), konsistanta el unu branĉotranĉisto, lernantino dekjara, vestotranĉisto, cementisto, komercoficisto, tri mekanikistoj, oficisto k libr-oficisto, dez. koresp. kolektive k individue kun ĉiutendencaj gek. el ĉl. Ili dez. ankaŭ internacie kunligi pere de esp. div. popolfrontajn organizojn el la urbo kun ĉiutendencaj org. el tutmondo, k Komitaton de Hejmistinoj k Patrinoj el M. (Ruĝmonto) kun ĉiutend. virinasocioj, i.a. el Nederl. Ĉion adresu al Malfère, 1, rue Arthur Auger, Montrouge (Seine), Francio.

La Esperanta Klubo en Katrineholm deziras korespondi pri ĉiuj temoj. Skribu al: Yngve Svensson, Hemgarden, Katrineholm, Svedio.

Korespondado

Francio

K-do Michel Laurent, juna metalisto, 58 [?], rue Benoist-Malon, Gentilly (Seine), dez. korespondadi kun juna angla laboristo.

Germanio

33-jara K-do, esp-isto nur depost oktobro 1935, dez. korespondadon kun Gek-doj ĉiulande. Anglaj k francaj Gek-doj estas petataj, se eble, tiam k tiam sendi siajn nacilingvajn lab. jurnalojn al adr.: Erwin Kunze, Am Kanal 34, Potsdam.

Hispanio

K-do Leopoldo Soler, str. Medicos, 19, Cocentaino (Alicante), dez. kor. k interŝ. PM, PI.

Nederlando

K-do H. J. Bergkamp, Borneostr. 50, Zwolle, deziras korespondi k interŝanĝi ilustr. gazetojn ktp. Certa respondo.

Lab. Esp. Grupo aranĝos en la komenco de majo letervesperon. Skribu multnombre al K-do Sirk Toonstra, Semskade H 241, Stadskanaal. Respondo garantiata.

Sekcio «Genero» Sliedrecht (adr. A. Monster, Brugstr. 12, Sliedrecht) dez. kor. grupe kun eksterl. laboristoj. Ni certe respondos.

Portugalio

Esperanto-Kurso dez. kor. kun ĉiuj landoj, pri ĉiuj temoj. Adreso: L. E. S. Progresema, Amikoj, Barreiro.

Deziras kor. kun Gek-doj el Cobh [?] k ĉirkaŭaĵo (Irlando) (resp. gar.) K-dino A. Alexander, v. Wijnkade, Maassluis.

Svedio

Entuziasmaj gelernantoj de komenca kurso dez. koresp. per L., PK. kun Gek-doj diverslandaj. Certe respondas. Skribu al: Signe Berggren, Södra Langgt. 15, Malmö.

Sovetio

Gelernantoj de unua modela mezlernejo volas kor. pĉt., interŝanĝi fotojn, jurn., afiŝojn. Leningrad 46, str. Mira 14-1º [?] ŝkola, Esp-a grupo.

Junaj esp-istoj-lernantoj dez. organizi intern. koresp-adon kun gejunuloj el via urbo, per L. PI. Sendas gazetojn. I-do [?] Sintjakova, ul. K. Libkneĥt, 40, ŝkola 62, Ĥarkov.

ESPERANTA KLUBO dez. korespondi kun ĉefe ekstereŭropaj geesperantistoj. Certe respondos. Skribu al M. Schippers, dorp 124, ROCKANJE. Nederlando.

La Esp-Grupo «Per Esperanto al Paco» (sekcio de FLE) aranĝos propagandvesperon en monato aprilo. Ni invitas ĉiujn esp-istojn sendi salutleterojn. Ni nepre respondos. Skribu al K-do J. J. v. Sonderen, Minckelerslaan 41, Zeist. Nederlando.

La redakcio de Wij (nederl. ilustrita gazeto kun esp. lingva paĝo) decidis al ĉiuj, kiuj sendas antaŭ 1. majo bildkarton el sia lando, rekompenci per il. karto el Nederlando kun esp. surskribo. La plej malproksima sendanto ricevos 25 guldenojn, inter la aliaj sendantoj estos lotumita sumo de 5 guldenoj. Oni superŝutu la redakcion Wij (adr.: Hekelveld, Amsterdam)

STOKHOLMO VOKAS!

Laborista Esperanto-Klubo aranĝos letervesperon la 25-an de marto.

Se vi deziras belan bildkarton el la «Norda Venezio», skribu al K-dino Ingrid Andersson, Värmdögatan 28.I, Stokholmo. Svedio.

N.º 439, 25 de marzo de 1936

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

12-a JARO, N-o 439 — MONATA ESPERANTO-GAZETO — 25. MARTO 1936

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO, ADMINISTREJO K SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO : 67, avenue Gambetta, Paris 20e Poŝtĉekaj kontoj je nomo de SAT-Paris : Bruxelles n-o 350 189, S’Gravenhage n-o 211 533 Kopenhago n-o 4 986, Paris n-o 1234 22. Stokholmo n-o 74 153, Wien n-o D-109 068, Zagreb n-o 41 448, Zürich n-o VIII-200 49. Alilande oni pagu per poŝtmandato je nomo de SAT. bonvalutaj devizoj en rekom. letero aŭ bankĉeko je nomo de « Bannier ».

NI HAVU ĈIAM ANTAŬ LA OKULOJ LA CELON ATINGOTAN

Dum la pasintaj jaroj, nigre stampitaj per gravaj malvenkoj por la socialista laboristaro tutmonda, multaj leteroj k artikoletoj pasis tra niaj manoj, en kiuj SAT-anoj aŭ simplaj legantoj de niaj gazetoj esprimis sian angorsenton, sian ĉagreniĝon, sian afliktiĝon ĉe la ekvido, kiel eĉ esperantistoj ne povas fosi trankvile k persiste sian sulkon, sed kiel ili, imitante la manierojn enkondukiĝintajn en la ĝenerala laborista movado, ĵetiĝas en la kirlaĵon de malpaciĝoj k skismoj, kun iliaj lavangoj da insidatakoj, insultoj k kalumnioj.

Antaŭ mi kuŝas unu el tiuj skribaĵoj. kiun ni ricevis en aŭgusto 1933 de SAT-ano 17.146. Ĝi siatempe ne povis aperi en « S-ulo », kiel multaj similaj, ĉu pro spacomanko, ĉu pro tio, ke ni opiniis, ke tiaj atestoj simple konstatas k konfirmas faktojn, ne alportante novan ideon aŭ solvon al la problemo. Tamen, post distanco de 2 ½ jaroj, ŝajnas al ni utile aperigi grandan parton el tiu skribaĵo, por tiri konkludojn en la aktuala stato de l’movado. Ni rimarkigu nur, ke en la momento, kiam la K-do prenis sian plumon, estis ĵus okazinta dua skismo, nome la stariĝo de ISE en Vieno.

Konstatinte, ke « anstataŭ unue venki, la laborista movado dispartiĝis k (kio estas pli grava) la partoj kontraŭbatalis unu la alian, profite al niaj kontraŭuloj », K-do 17 146 daŭrigas : « En la esperantista movado ŝajne la historio iras la saman vojon… Ĉu neniam ni iĝos pli saĝaj ? Ĉu la ekzemploj ne estas okulfrapaj por ni ? Jam disiĝis niaj komunistaj Gek-doj. Jen denove branĉo estas falonta, aŭ pli bone, radiko, kiu devus alporti vivigajn sukojn, estas rompiĝonta. ISE estas stariĝonta. Ĉu ni denove travivos tian hontigan komedion kiel antaŭe ? Antaŭ mi kuŝas iu Internaciisto el la komenco. Ĝi volas havi nenion komunan plu kun ni, kun SAT. Sed mi entute kalkulas 68-foje la triliteran SAT k sennombrafoje la nomon « Lanti » en ĝi. Ĉu tio prosperigas la propagandon por la esp. movado, por kiu multaj el ni oferas tiom da peno, da mono, da tempo, kelkfoje tri aŭ kvar vesperojn semajne ? Gek-doj, rekonsciiĝu ! Ni pruvu, ke esperantistoj ne sencerbe imitas la landajn organizojn, sed ke ili akiris pere de esperanto pli da prudento. »

Nu, diros iuj K-doj : Tio estis antaŭ 2 ½ jaroj. Sed hodiaŭ la spiritostato k la situacio tute ŝanĝiĝis. Montriĝas forta emo al rekuniĝo de l’lab. esp-istaj fortoj.

Ĉu vere ? Ĉu oni hodiaŭ pli fideme, pli amike, pli ŝate interrilatas ? Ĉu tiuj ekzemple, kiuj forlasis SAT, ĉar ili ne plu sentis sin hejme en nia organizo, hodiaŭ volas akcepti ĝian larĝspiritan Statuton, aŭ eĉ nur konsenti al ĝi vivrajton ? Por al tio respondi, ni nur bezonas preni en manon tute freŝdatan numeron de « Proleta Esperantisto », organo de franca IPE-sekcio (januaro 1936). Tie la iama SAT-ano Bubu (Boubou), kiu ĝis la skismo estis tute konsentinta kun la gvidprincipoj de SAT k akceptinta ĝian statuton, kun plej granda malestimo al la 1.400 individuaj k konsciaj membroj de SAT demandas, kiom valoras tiu manpleno kompare kun la 25.000 (jes, dudek kvin mil !) prolet-esperantistoj en la tuta mondo.

Pri la fantazia cifero ni eĉ ne kverelu ĉi tie ; kredeble ĉiu, kiu iam k ie komencis lerni esperanton en laborista medio, estas enkalkulita en ĝi ; supozeble la nombro entenas ankaŭ nurajn simpatiantojn, kiuj foje prononcis favoran vorton pri nia afero. Sed ni faru kontraŭdemandon al Bubu : kial do li k liaj amikoj klopodas tiom fervore pri la memelektita sorto de l’1.400 SAT-anoj, se restas al li tiu vasta agadkampo, nome 23.600 prolet-esperantistoj, kiuj bezonas lian spiritan k organizan helpon ? Kial li ne ĵetas sin sur tiun kampon, trankvile lasante la SAT-anojn sekvi sian vojon laŭplaĉe k fosi sian sulkon laŭ sia bontrovo ?

Ne atendante, kion Bubu povus respondi, ni mem respondos : Ĉar SAT, kvankam ĝenata ankoraŭ per monŝuldoj el pli fruaj jaroj, kiuj treniĝas tra la buĝetoj, sukcesis kuraci siajn vundojn ĝis tia grado, ke hodiaŭ ĝi sen ajna risko povas aperigi regule siajn du dense kompostitajn gazetojn k sian Jarlibron. Montru, se vi povas, unu el la skismaj organizoj, kiu kapablas la samon ! Pruvu, ne per senbazaj asertoj, sed per faktoj, ke vin sekvas konscia, disciplina, esperantajn gazetojn leganta membraro ! Fariĝu, antaŭ ĉio, pli modestaj k ne fanfaronu pri 25.000 prolet-esperantistoj k similaj blufaĵoj !

Sed nun vorton pri la admono esprimita en la skribaĵo de K-do 17.146 : « Ni pruvu, ke esperantistoj ne sencerbe imitas… » Jes, K-do, pro tio SAT havas kiel bazon la sennaciecan strukturon k la konforman statuton, en kiu oni i.a. povas legi : « SAT, ne estante politika, sed nur kleriga, eduka, kultura organizo, celas, ke ĝiaj membroj estu komprenemaj k toleremaj rilate al la politikaj k filozofiaj skoloj aŭ sistemoj, sur kiuj sin apogas la diversaj klasbatalaj laboristaj partioj k sindikatmovadoj ; per komparo de faktoj k ideoj, per libera diskutado ĝi celas malebligi la dogmiĝon de la instruoj, kiujn ili ricevas en siaj apartaj medioj. »

En tiuj linioj esprimiĝas la kvalitoj esence revoluciecaj de nia SAT-organizo, la originaleco de nia tasko, pro kio la tre profunda dinamika forto de nia asocio ne estas mezurebla per simpla ekvacio aŭ per cito de membrociferoj… Tion devas lerni kompreni la Gek-doj, ke havante en manoj tiun universaligan instrumenton, kia estas esperanto, ili estas kapablaj starigi al si unikan, tre difinitan taskaron en la proleta movado ; ĝuste tion faris SAT k tio estas ĝia ekzistokialo. Ekipite per esperanto, ni povas el-

— página 2 —

32 SENNACIULO

paŝi al la konkreta, ne nur frazuma unuigo de l’mondproletaro sin pretiganta al dispremo de l’universale reganta kapitalismo.

N. B.

KOREKTO. — Bonvolu fari en la fruntartikolo de l’lasta n-o de « S-ulo », p. 26, unua kolono, 28-a linio de malsupre (se vi ne mem jam faris dum legado) jenan korekton : Devas esti ilian (opinion) anstataŭ alian.

XVI-a KONGRESO DE S.A.T.

en MANĈESTRO (Britio) 2-7. aŭgusto 1936.

Adreso de la OKK, 16, Lily Street, Manchester 8. (Britio).

4-a Komuniko.

Karavano el Nederlando. — Jam kelkajn jarojn nombro da nederlandaj esperantistoj karavane vizitis la SAT-kongreson, k ĉar la vojaĝmaniero plaĉis al ĉiu partopreninto, oni nunjare intencas organizi karavanon sammaniere. La vojaĝo komenciĝos dimanĉon la 26-an de julio k finiĝos la 9-an de aŭgusto ; do ĝi daŭros 15 tagojn. La vojo estas Amsterdamo, Utrecht, Gorinchem, Breda, Antverpeno, Gento, Brugge, Ostende, Dover, Londono, Windzor, Oksfordo, Stratford-on-Avon, Stone, Manĉestro. Pri la beleco de l’ vojaĝo ne necesas paroli ; precipe la suda parto de Anglio estas fama pro siaj ondaj, arboriĉaj pejzaĝoj. La veturantoj restos kelkajn horojn en Gento, same en Brugge (konata pro siaj mezepokaj konstruoj), pasigos tutan tagon en Ostende, traveturos Londonon sub la gvidado de angla K-do k vidos Windzor k Stratford-on-Avon, la naskiĝlokon de Ŝekspir. Do la vojaĝo mem estos festo.

La kosto estas entute 50 guldenoj. La sumo estas granda, precipe pro la marvojaĝo kiu daŭros 3 1/4 horojn, sed por tiu pago vi povas akiri vojaĝon, kiu restos neforgesebla en via memoro. En la sumo estas kalkulita la vojaĝkosto k la manĝoj (escepte la tagmanĝoj dum la 4 tagoj, kiujn oni restos en Manĉestro). Tre verŝajne, komuna pasporto estos havebla por la tuta partoprenantaro. La pagmaniero estas : 20 guldenoj antaŭ la I-a de majo, k la resto antaŭ la 15-a de julio. Oni kompreneble rajtas partopagi.

Se vi deziras k povas kuniri, anoncu vin baldaŭ. La organizanto devos longe antaŭe mendi aŭtobusojn, k se ili estos plenaj, li ne povos rezervi spacon por malfruuloj. Jam anoncis sin kelkaj K-doj, k vi ankaŭ povas imiti ilin, skribante al K-do C. J. v. Veenendaal, West-Graftdyk, Holando. (Ĝirnumero 209354.)

Fakkunsidoj. — La OKK aparte klopodas por interesi meti-sindikatojn pri la Kongreso. Aktivan intereson ĉiu sindikato havos, sciante ke okazos internacia renkontiĝo de la propraj sammetianoj. Tial la OKK provas aranĝi fakkunvenojn, ĉe kiuj K-doj sammetiaj povos diskuti komunajn interesojn k celojn. Kelkaj metallaboristoj k kolorigistoj, kiuj ĉeestos la Kongreson, jam esprimis sian deziron komunagadan k ni do aranĝas por ili kunsidojn. Ĉiu koncerna K-do anoncu sin al la OKK.

Pluajn kunsidojn similajn ni esperas aranĝi, pri kiuj detaloj aperos en venonta komuniko.

2-a Listo de aliĝintoj.

  1. K-do L. Deij, Roterdamo. 18. K-dino B. Davies, Manchester. 19. K-do T. Scott, Glasgow. 20. W. Varley, York, Anglio. 21. K-dino M. Carey, Liverpool. 22. K-do J. J. Ingham, Blackpool. 23. M. Starr, Long Island City, Usono. 24. J. Ege, Los Angeles, Usono. 25. P. T. Iustesen, Kaamanen, Finlando. 26. E. Baro, Paris. 27-28. Gek-doj Veenendaal, West-Graftdijk, Nederl. 29. K-do Chiland, Paris. 30-31. Gek-doj Campbell, Dunfermline, Fife, Skotl. 32. K-do K. Osterholm, Malmö, Svedio. 33. K-dino H. Buis, Bussum, Holando. 34. K-do K. Vigier, Valence d’Agen, Francio. 35. R. Prudek, Valence d’Agen. 36. A. E. Nientker, Amsterdam. 37. R. Porter, Manchester.

[REKLAMO p.2] Kial «For la Neŭtralismon!»?…

Taksiista¹ Grupo en Londono

Antaŭ kelkaj semajnoj fondiĝis en Londono la « Taksi-Kontrolista Esperanta Grupo », kiu havas iom interesan originon. En la jaro 1916 ekzistis en Anglio Ligo de Militrezistantoj, nomita la « No-Conscription Fellowship ». Iu bone konata angla esperantisto, unu nokton, faris lekcion al kelkaj el iliaj anoj pri nia lingvo. Nur unu atentis la temon serioze. Li komencis lerni la lingvon, sed post tri semajnoj estis malliberigita, ĉar li ne volis mortigi « malamikojn ». Li estis malliberulo pli ol du jarojn, sed kiam li liberiĝis, li estis ankoraŭ fervora esperantisto. Li estis motorfiakristo k li propagandas inter siaj kolegoj. Li estas nek lerta esperantisto nek lerta propagandisto, k la Londona motorfiakristo estas tre konservativa ulo.

Post jaroj da solecaj penoj li renkontis alian motorfiakriston, kiu portis la verdan stelon. Ili ekĝojis k babiladis, dum aliaj kolegoj staris malfermbuŝe k sin demandis, kio okazas. Poste ili propagandis kune dum pluraj jaroj. Unu aliĝis al SAT, la alia restis en la neŭtrala movado, sed ne gravis — ili estis unue esperantistoj.

Subite la semita semo ekkreskis. Viroj, kiujn ili longe penis varbi, subite interesiĝis k eklernis la lingvon. Ili propravole kunigis sin en Taksiistan Esperantan Grupon, kiu kunvenas ĉiusabate en kafejo, kie ili manĝas, ĝojas, ridegas, konversacias esperante k « tiras la krurojn » de la du amikoj, kiuj ridetante sidas inter ili. La du estas nun iom maljunaj k lacaj, dum la plimulto el la grupanoj estas junaj, viglaj k fervore propagandas la lingvon. Preskaŭ ĉiusemajne alvenas iu nova lernanto k la grupo kreskas. Ĝi kresku. Ĝi estas nova k ankoraŭ malgranda, sed ŝajnas fortika. Kiu volas kuraĝigi ĝin, bonvolu skribi al la Londona Taksiista Esperanta Grupo, Café Vimont, 16 Silver St., Londono W.C.1.

E. J. W.

¹ Taksio = motorfiakro.

POR ŜTOPI LA BREĈON

Laŭ rekomendo de la XV-a Kongreso ni alvokas ĉiujn Gek-dojn fari sian eblon por helpi definitive likvidi la ŝuldojn kreitajn en la antaŭaj jaroj, kiuj ne estas forigeblaj per la ordinara buĝeto de la Asocio.

43. listo.

A.N. Swart, Broek i. Waterl. .. 5.— fr. fr. Coldefy, Aulnay ………. 10.— » » Avid, Paris ………. 5.— » » C. v. d. Meulen, Amsterd. ……. 15.— » » Österholm, Malmö ………. 17.40 » » Santiago Moro, Barcelono ….. 2.50 pes.

Kamaradecan dankon al ĉiuj donacintoj !

Interhelpa Abonservo

Por la monsumoj kolektitaj per tiu ĉi « Servo » k kvitancitaj en « S-ulo » (cetere jam delonge ni ne plu ricevis tiucelajn subvenciojn de K-doj volantaj helpi en abonpago por mizerstataj K-doj, precipe en faŝistaj landoj) — ni liveras en 1936 ĝis nun :

Po unu jarabono de « S-ulo » al malriĉa K-do (malnova SAT-ano) en Aŭstrio, al malriĉa K-do en Hungario, kies infanoj ankaŭ scias esp-on, al mizerstata studento en Parizo, al politika malliberulo en Polio, al 16-jara ftizmalsanulo en franca mar-sanatorio.

Se ni ricevos aliajn sumojn por tiu sama celo, ni povos plilarĝigi ankoraŭ tiun modestan helpservon al malfeliĉuloj.

Administracio de SAT.

[REKLAMO p.2] Ne forgesu, ke SAT eldonas regule ĉiumonate bele prezentitan, ilustritan 16-paĝan literatur-sciencan gazeton SENNACIECA REVUO Soci-politikaj artikoloj. — Raportoj el la tuta mondo. — Belliteraturo (poezio, prozo). — Scienco. Kritiko. Diskuto. — Jarabono : 25.— fr. fr. Provnumero kontraŭ respondkupono. SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20.

— página 3 —

SENNACIULO 33

Kiel la sindikat-unueco en Francio estis restarigata

Ĵus ni travivis en Francio unu el la plej karakterizaj k plej interesaj okazintaĵoj en la laborista movado nuntempa, nome la en Tuluzo okazintan unuigan kongreson de l’Sindikataro.

De 1920 la franca sindikata movado estis skismigita, pro tio ke konsiderinda parto da sindikatanoj, forlasante la malnovan principon pri sendependeco de l’sindikatismo, aliĝis nove starigitajn sindikatojn de la Ruĝa Sindikatara Internacio, tiutempe fondita en Moskvo.

Post preskaŭ du jaroj da intertraktoj, nun la Tuluza kongreso likvidis tiun staton. La franca sekcio de l’Ruĝa Sindikatara Internacio, kiu estis unu el la plej fortaj de tiu Internacio, malaperis per restarigo de l’sindikata unueco sur la malnova fundamenta principo, ke la sindikata movado estu k restu sendependa de politikaj tendencoj, sendependa de ajna registara influo. Por certigi tiun sendependecon el partiaj aŭ ŝtataj instancoj, la delegitoj voĉdonis per ega plimulto — 5.508 voĉoj (2.569 sindikatoj) kontraŭ 2.411 voĉoj (1.031 sindikatoj) k 132 sindetenoj (41 sindikatoj) — la malpermeson al sindikataj funkciuloj esti samtempe funkciuloj en politikaj partioj aŭ parlamentanoj. Per la impona plimulto de 5.700 voĉoj (2.628 sindikatoj) kontraŭ 2.609 voĉoj (1.112 sindikatoj) k 141 sindetenoj (51 sindikatoj) la kongreso akceptis la vidpunkton de l’sindikatanoj de l’ t.n. amsterdama internacio rilate la strukturon de l’organizo. Kaj per 5.463 voĉoj (2.566 sindikatoj) kontraŭ 2,513 voĉoj (1.051 sindikatoj) k 243 sindetenoj (82 sindikatoj) estis akceptita la aliĝo de l’reunuigita federacio al la t.n. amsterdama Sindikatara Internacio (anstataŭ resti aŭtonoma internaci-skale, kiel deziris la bolŝevikoj). Ĉiuj ĉi decidoj okazis post arda debato, en kiu montriĝis la diverso de l’vidpunktoj.

Kiel ĝenerala sekretario de l’reunuigita sindikataro estis elektita Juho (Jouhaux), la sama K-do, kiu jam antaŭe estis ĝen. sekretario de l’amsterdamana sindikat-unuiĝo (CGT). Pri la orientado de l’organizo fine estis akceptita unuanima rezolucio.

1 768.

[REKLAMO p.3] P. Neergaard : Fremdvortoj en Esperanto Originala studo pri lingva problemo, tre valora helpilo al lernantoj, studobjekto de superaj ekzamenoj ĉe la Centra Dana Ligo Esperantista. 64 paĝoj. Prezo : 4.80 fr. SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20.

HOMAMO

Jam de kelkaj semajnoj oni povas legi en la diversaj gazetoj pri « ambulancoj trafitaj de bomboj, ĵetitaj el flugmaŝinoj ». (Temas pri la milito en Etiopio.) La gazetoj aldonas, ke estas skandalo k krimo, ĉar tiuj ambulancoj ja ne estas armeoj, ktp. !

Kelkfoje mi atente legis tiujn komunikojn, sed mi ne povas samopinii. Pro kio do la bravaj geflegistoj k kuracistoj iras al la fronto ? Pro homamo ? Ne, la kuracistoj iras tien, por kiom eble plej baldaŭ kuraci la vunditojn. Per la plej kruelaj modernaj murdiloj oni interbuĉas k mortigas unu la alian. La scienculoj streĉas la cerbon. Por la murditoj, la kuracistoj elpensas k aplikas bonajn kuracilojn. La geflegistoj laboregas, ili ofte en tre malfacilaj cirkonstancoj flegas la kompatindulojn, la difektitajn soldatojn. Tre ofte kun plena sukceso. Tamen, kio sekvas : La kuracitaj viktimoj denove iras al la fronto, k… la spektaklo ree komenciĝas. Bela, ĉu ne ? tia civilizo…

Certe, la scienco progresas, sed oni misuzas ĝin. Laŭ mi la bravaj kuracistoj k geflegistoj kulpas same kiom la ceteraj, kiuj okazigis la militon. Ili subtenas ĝin k tial en la tuta mondo oni adoras k estimas ilin, ĉar ili ja zorgas, ke la militmaterialo, nome la homa brutaro restu bonorda. Nur tiuj batalantoj, kiujn ili ne povos ripari, povas iri aŭ esti transportataj hejmen, kie ili trankvile povas finsuferi k morti.

Ho, veraj homamaj kuracistoj k geflegistoj, restu tre malproksime de la batalfronto, uzu k apliku vian konon ĉie, kie vere vi povas fieri pri viaj sukcesoj. Helpu la homaron kiom eble plej multe, sed ne estu apogilo por la kruela milito.

15 408

[REKLAMO p.3] Kial organiziĝi en SAT ?…

Pri Korespondado

Mi volas direkti vian atenton al sufiĉe grava afero rilate la edukon de niaj lernantoj. Ni, kiel instruistoj, montradas al niaj lernantoj la utilan flankon de internacia korespondado. Daŭre ni instigas ilin serĉi adresojn de eksterlandaj Gek-doj por tiele, almenaŭ skribe, havigi al si ioman scikonon pri moroj, vivkondiĉoj ktp de alilandaj laboristoj. Tute kompreneble — estas malfacile korespondigi ĉiujn, ĉar ĉi tio ja kostas afrankon, — nuntempe sufiĉe multekosta afero. Multaj — inter ili eĉ senlaboruloj — tamen faras tiun elspezon, esperante iom profiti el ĝi rilate plian kleriĝon lingve k spirite. Sed kiom da ili post iom da tempo tute seniluziiĝas, ĉar sendinte leteron al petinto, anoncinta sin en « S-ulo » aŭ « S.R. », ili ofte ne ricevas respondon. Ankaŭ okazas, ke post kelka pli malpli vigla korespondado ne plu venas respondo. Vi komprenu, ke tiaj seniluziiĝintoj poste jam ne inklinas korespondi k moke ridas, kiam temas pri korespondado…, miaopinie, tute prave !

Mi scias, ke pri tio jam plurfoje aperis admonoj k riproĉoj en niaj organoj, k tamen mi ne povas ne averti tiajn « korespondemulojn ». Ricevinte korespondpeton aŭ aperiginte anoncon, ili almenaŭ estu tiom « ĝentilaj » respondi k se tempo mankas por daŭre korespondi, ili sendu almenaŭ poŝtkarton, enhavantan tiun sciigon. Ĉi tio certe evitos multe da seniluziiĝoj. Cetere mi — k multaj kun mi — opinias tion devo. Aliel oni ne anoncu sin korespondpreta !

Ŝvarc (17858).

Tra la Esperanta Gazetaro

Esperantistaj superpatriotoj.

En la monata informilo de l’italaj esperantistoj (L’Esperanto), de 31.1., ni povas legi i.a. jenan klarigon pri la ital-etiopa konflikto : « Imperialismo, kapitalismo, framasonismo k komunismo formis kamarilon por detrui Faŝismon, kiu estas ilia komuna malamiko. Ilia penado fiaskos, k ties unika efiko estos gajni la eternan k profundan malamon de la itala popolo kontraŭ tiuj kiuj malnoble provas ĝin sufoki. Ni esperas, ke la plimulto el la tutmonda esp-istaro, kiu ĵus montris sian simpation al Italujo sendante plurajn reprezentantojn al la XXVII Universala Kongreso, ne estas en la nombro de tiuj, kiuj deziras la ruinon de Italujo… »

Ho, vi superpatriotaj verdstelanoj italaj, kies solan voĉon ni ja rajtas aŭdi sub tiu belega reĝimo, sub kiu vi vivas — ĉar la voĉo de l’aliaj, de niaj K-doj, estas ja brutece sufokita… ne temas ruinigi Italion — male, temas ĝin liberigi el la regado de tiu senkonscienca ulo, kiu ĵetas Italion en aventurojn por flegi sian propran gloron — pli vere malgloron.

Vi argumentas en superpatriota troestimo : « … Kvardekkvar milionoj da italoj ne povas sufokiĝi en malvasta k duonmonta teritorio. La alta grado de civilizacio de la Faŝisma Nacio… postulas nun aliajn regionojn, ne dezertajn, sed fekundajn… » Nekonsidere la fian cinikon, kiun entenas la dua frazo, — ĉu do vi neniam pensis, ke povus ekzisti aliaj rimedoj por plibonigi la staton de l’italaj popolamasoj ol rabatako k amasbuĉado ? Sed ĝis tie vi ja ne pensas ; vi nur rutine papagas, kion via ĉefo al vi ordonas papagi. Kredeble tio estas atesto pri « la alta grado de civilizacio » ? Sendube tio estas via rajto ; sed vidu, kien do forvaporiĝis la tiom fama esperantista neŭtralismo ?! Kaj oni kredu, ke ekzistas homoj, kiuj opinias povi grupigi la klasbatalulojn kune kun la burĝoj k la faŝistoj en unu komunan organizon !! Al tiuj ni simple vokas nian ĉiam aktualan k trafan devizon : « For la Neŭtralismon » !

Nova gazeto en Portugalio

Dum januaro 1936 aperis en Lisbono la unua n-o de « Portugala Esperantisto », monata organo de la diversaj en Portugalio funkciantaj esperanto-societoj (grandparte laborist-tendencaj). Signo de l’reĝimo : surpresita estas noto, ke la enhavo estas kontrolita de l’ŝtata cenzuro. Grandparte la artikoloj estas verkitaj en portugala lingvo, tamen kelkajn esp-aĵojn oni ankaŭ trovas. Certe tiu ligilo por la portug. esp-istoj respondas al vera bezono. Ni deziras al ĝi longan estonton k regulan aperadon.

La plej legata…

En « Lab. Esperantisto » (Amsterdamo) de marto troviĝas holandlingva fruntartikolo kun titolo « Dank’al nia unueco », en kiu estas elmontrita, kiel la volo unuecema de l’membraro ebligis la gravajn progresojn de la Federacio, pri kiuj ni raportis en feb. « S-ulo ». Konstatinte la rezultojn : nome preskaŭ 5.000 kursanoj ĉiujare, k ĉiujara eldonado de 5.000 lernolibroj, krom aliaj eldonaĵoj, pli ol 6.000 legantoj de « Lab. Esperantisto », la verkinto de l’artikolo demandas : « Kaj kiu fremdlingva organo en Nederlando sola posedas 4.000 legantojn, krom Sennaciulo ? »

Certe Sennaciulo estas ja la plej legata nenederlandlingva organiza gazeto en Nederlando

— página 4 —

34 SENNACIULO

Aktiveco de neŭtraluloj en Britio

La jara raporto por 1935, rilate la agadon de l’Brita Esperantista Asocio, troviĝis en la marta n-o de « The British Esperantist ». Mi elektis el ĝi interesajn punktojn, kiuj spegulas la staton de l’ neŭtrala esp. movado en Britio.

La raporto diras, ke la tuta membraro sumiĝas je 2,162 (en 1934 la anaro estis 2,020), t.e. 142 pli ol la antaŭan jaron. La pliiĝo rezultas el trijarplano proponita en 1935 kun celo meti B.E.A. sur sekuran bazon. Pro forta propagando 377 varbitoj estis logitaj al la asocio, sed 200 malnovaj anoj eksiĝis jarfine ; aliaj mortis. Ĉi tiu emo forlasi la asocion okazas ĉiun jaron. Personoj logitaj al la asocio perdas intereson k baldaŭ forlasas almenaŭ la asocion, se ne la esperantan ideon.

Finance ĝenate per tiuj eksiĝoj, la estraro faras alvokon al la membroj daŭre subteni B.E.A.-on, dirante, ke se estas ĝene al ili sendi ĉiujare la kotizon, ili povas pagi kelkjarajn kotizojn antaŭpage. Ordinara membro pagas kotize 5 ŝ. (ĉirkaŭ 20 f. fr.), t.n. « Fratuloj » 21 ŝ. (ĉ. 90 f. fr.). Inter la membraro estas 68 gejunuloj malpli ol dekok-jaraj. Dum 1935 la nombro de aliĝintaj grupoj estis 87, regionaj Federacioj 13.

Dum la pasinta jaro oni multe propagandis. Riĉulo donacis arĝentan pokalon, kiun ricevos la Federacio, kiu sukcesos varbi la plej grandan nombron da rekrutoj. Monpremioj, senpagaj vojaĝoj al Varsovio por Jubilea Kongreso, dumviva membreco estas proponataj.

Aŭtomobilo estas aĉetita lastjare k uzata de gravaj oficuloj por ebligi ilin viziti grupojn, ktp. Per ĝi s-o M. C. Butler, Edukada k Propaganda Sekretario (k red. de « British Esperantist ») veturis 25.250 kilometrojn k donis propagandlecionojn en esp-o en 101 popolaj k duagradaj lernejoj tra la lando, al 500 geinstruistoj, 15,000 lernantoj, k 6,000 lernolibroj venditaj reprezentas, kion faris s-ro Butler por esp-o, kun celo enkondukigi esp-on en la lerneja lecionaro.

La deficito de l’kaso atingis £452. Pro tio oni devis peti la pagon de £225 de « garantiuloj » ; tiele la neta deficito nun estas £226, ŝuldata de la asocio.

B.E.A. proponas starigi propran Esperantan « Domon » en Londono. Jam por tiu projekto estas ricevitaj kiel donacoj la sumo de £504, sed la bezonata sumo estas ankoraŭ £1,500, ĝis fino de 1937.

Kiel logilon por decidigi partoprenontojn al la Viena kongreso, oni reliefigas, ke la aŭstra kanceliero Ŝuŝnig mem k kelkaj el liaj ministroj patronos tiun universalan kongreson !

Th. Aldvorz (18 876).

[REKLAMO p.4] Klare respondas al viaj demandoj la broŝuro FOR la NEŬTRALISMON 3-a eldono 32 pĝ. Prezo : 1.80 fr. fr. (SAT)

[REKLAMO p.4] FOTOAMATOROJ ! Kiu interŝ. kun mi fotogaz. k revuojn ? Ankaŭ korespondos pri fotoarto. Alec. Shepherd, 43 Reid St., Dunfermline, Britio.

Ĉe la Sportuloj

La Landa Lab. Sport-Asocio en Britio, jam subtenata de kelkaj sport-kluboj, entreprenas organizi specialan ĝeneralan kunvenon de Neprofesia Atleta Asocio Britia por protesti kontraŭ la okazigo de l’Olimpiado en Berlino 1936, ĉar la germana registaro per la uzo de sia aparato altrudas al tiuj ludoj sian politikan tendencon. En oficiale aprobita libro de Malitz « La spirito de la sporto en la tria regno » (senpage disdonita al ĉiu sport-organizo en Germanio) oni legas : « Ne povas havi pozitivan valoron, ke nia popolo permesu al malpuraĉaj judoj k negroj traveturi nian landon por konkuri atlete kun niaj plej bonaj. » La olimpiad-spirito ne povas ekzisti, kie regas tiaj kondiĉoj, k tial la N.W.S.A. (Lab. Sport-Asocio) opinias, ke ili gardos plej bone la esencajn interesojn per nepartopreno en tiu konkuro k retiro de ajna subteno.

(Komp. L. Rosenbloom-4305).

Frakcia Vivo

Komuniko de la Sennaciista Frakcio

Kvankam la regularo pri funkciado de « SAT-frakcioj », presita en la Jarlibro por 1936, ne havas statutan valoron, ni tamen volas discipline konformiĝi al ĝiaj postuloj. — Kio ne signifas, ke ni konsideras tute aprobinda ĉion, kio troviĝas en tiu dokumento.

Unu el tiuj postuloj estas, ke ĉiu frakcio « devas deponi kopion de sia Regularo aŭ Statuto ĉe la P.K. de SAT ». Ĝis nun nia Frakcio funkciis sen ia regularo k nur laŭ la propra iniciato k bonvolo de kelkaj sindonemaj K-doj. Sufiĉis deklari sian aprobon pri la enhavo de la Manifesto de la Sennaciistoj por fariĝi membro de nia Frakcio.

En tiu verketo troviĝas ideoj k konsiloj, kiuj povas esti nur utilaj al la esperanta movado ĝenerale k al SAT aparte. Sed por konformiĝi al la supre menciita regularo, ni do devas posedi ankaŭ ian fundamenton koncizan k klare difinitan. Tial ni proponas al la frakcianoj jenan tekston :

El la SAT-anoj, kiuj aprobas la enhavon de la Manifesto de la Sennaciistoj, estas starigita Frakcio, kiu celas :

  1. Propagandi la sennaciismon inter la esperantistaro.

ĈIU POVAS LERNI ESPERANTON

[BILDO p.4 | 15,71,41,92] Skiza plumdesegnaĵo: portreto de maljuna viro, subskribita «Rose Sepia».

Ne malofte oni aŭdas personojn, kies haroj nur komencas griziĝi, k kiuj tamen diras, sincere aŭ ne, ke ili estas tro maljunaj por lerni nian lingvon. La ĉi suba atesto de multokupita sesdekjarulo pruvas, ke ili estas malpravaj. Tial ni opinias, ke niaj legantoj bonakceptos la interesan konfeson de eminenta k saĝa homo, k utiligos ĝin okaze en sia propagando por nia komuna afero. La originala teksto de ĉi tiu letero, kies tradukon K-do Lanti bonvolis havigi al ni, estas skribita antaŭ dek jaroj. Ial ĝi estis publikigita nur antaŭ kelkaj semajnoj en granda semajna ĵurnalo : La Tuthomara Patrio (La Patrie Humaine). Espereble troviĝos K-doj por traduki la esperantan tekston k aperigi ĝin en nacilingvaj gazetoj.

Tiuokaze la legantoj notu, ke en la februara kajero de Sennacieca Revuo (1936) ni aperigis fragmenton el verko de Han Riner « La veraj interparoloj de Sokrato » en traduko de E. L. k kun klarigaj notoj pri la aŭtoro, necesaj por enkonduki ĉi tiun leteron. — Red.

« Mia Kara E. Lanti,

« Konfuzita mi estas pro tio, ke jam de multaj monatoj mi ŝuldas al vi ĉi tiun leteron. Dum longa tempo mi esperis skribi al vi alion, ol la konfeson, kiun, fine, mi rezigneme faras. Mi ŝatus gratuli min pro sukcesplena ellernado de esperanto. Ho ve ! dekfoje mi kredis scii ; dekfoje mi forgesis. Sed eble mia aventuro, simple rakontita, vekos ĉe kelkiuj utilajn pripensojn.

« Ĉiufoje, kiam mi povis dediĉi unu horon ĉiutage al la esperanta lernado, post unu semajno mi sentis min kapabla skribi en la artefarita lingvo ne nur al miaj amikoj, ŝajnis al mi, sed ankaŭ por publiko iom malsevera. Ĉiufoje, kiam neprokrastendaj okupoj senigis min je la facila k ĝoja laboro, ĉio estis rekomencenda. Se mi ne eraras, sufiĉus, ke mi persistu dum du sinsekvaj monatoj por ke la sukceso estu definitiva. Sed en la arbaro el miaj laboroj, kiel mi povus esperi tiom larĝan maldensaĵon ?…

« La malsukceso de la tro okupita sesdekjarulo, kia mi estas, konsilas, ŝajnas al mi, ke oni akiru frue la esperanto-scion. Krom tio, ke en la

— página 5 —

  1. Defendi nian laŭstatutan rajton ekzisti en SAT kiel hereza tendenco k eluzi ties organojn por diskonigi apartan vidpunkton pri soci-politikaj demandoj.

  2. La kotizo al la Frakcio estas laŭvola, sed minimuma je 6 fr. fr. jare. Kompense la frakcianoj ricevas Herezulo-n, kiu estas « daŭre k senrezerve » en la servo de l’sennaciismo k plie publikigas materialon, kiu ne estas akceptebla en la SAT-organoj.

Al la Gek-doj, kiuj ne aprobus ĉi tiun projekton de regularo, ni petas, ke ili bonvolu konigi senprokraste sian opinion k proponi alian tekston.

Samokaze ni altiras denove la atenton de la laboristaj esperantistoj al tiu nia aserto : neniu movado povas vivi k prosperi sen iu propra k laŭcela idearo. La sennaciistoj opinias, ke la Zamenhofa t.n. interna ideo jam delonge ne plu kongruas al la stato de la esperanta movado, ke necesas do havi pli precizan k tute klare elmontritan celon. Prave-malprave ili firme opinias, ke nur en la sennaciismo la esperanta movado povas trovi la ideologian ligilon k la instigilon, kiuj kondiĉas la estontan venkon.

Nia planedo fariĝas pli k pli malgranda k la produktofortoj pli k pli potencaj ; malhelpas la unuiĝon inter la teranoj la naciisma ideologio, kies mistike absolutisma karaktero estas unu el la ĉefaj kaŭzoj de milito inter la popoloj. Tiuj konstatoj pravigas la sennaciismon.

☞ Ĉiuj informoj rilataj al la sennaciismo, estas riceveblaj ĉe la sidejo de l’Frakcio : ESPERANTO, 14, avenue de Corbéra, Paris (12). Al leteroj petantaj informojn oni bonvolu aldoni respond-kuponon por la afranko de la responda letero.

Komuniko de Bolenfrasat

(Adr. : Sv. Johannsen, ESPERANTO, Australiensvej 24, Kopenhago-Danio)

Pri la statuto. — La red. de « S-ulo » pro troa esperantigemo skribas (7-a linio de l’Statuto, punkto 3-a, « S-ulo » 438) anst. « demokrata centralismo » — dem. centrismo¹. La K-doj korektu, ĉar ni kompreneble havas nenian rilaton kun la centristoj. Centrismo estas politika tendenco de tiuj, kiuj evoluas de reformismo al revoluciismo k inverse, dum centralismo estas organizformo. Konataj centrismaj tendencoj estas : en Francio — Pivert, Zyromski, Doriot, la grupo Spartacus, Que Faire ?, Action révolutionnaire, la brandleranoj (KPO) ktp ; en Anglio, I.L.P., en Germ. SAP, en Nederl. la skismuloj ĉirkaŭ Molenaar, ktp. Ni ne havas ajnan rilaton kun ili. Manĉestra K-do proponas ŝanĝi « en la kadro de SAT » per « inter SAT-anoj ». Pri tio venontfoje.

Aperis 4-a kajero de La Permanenta Revolucio. Enhavo : IV-a Intern. k milito, popolfronto en Francio, Rev. Proletaro k sankcioj, recenzo pri « Ĉu konstruiĝas Socialismo en Sovetio ? ». Tra la esp. gazetaro ktp. La 5-a aperonta evtl. en marto enhavos duan parton de l’milittezoj, artikolon pri Staĥanovismo, evtl. pri sennaciismo k Komintern-kongreso. La kajeroj kostas 0.20 dan. kr. Amplekso 16 paĝoj. Oĉjo.

¹ Pro la aldono de l’vorto demokrata la termino « centrismo » ne ŝajnas al ni miskompreniga, je la loko de l’pli peza « centralismo », k ne konfuzebla kun la politika tendenco nomata de Bolenfrasat. Oni povus eĉ ankaŭ diri : centriĝismo, kio estas tute klara difino. — Red.

Fermita debato

Ni ne volas daŭrigi la en kelkaj n-oj de « S-ulo » okazintan debaton pri raportmaniero rilate la lastjaran IPE-kongreson. Pro tio ni ne publikigas kelkajn ankoraŭ ricevitajn leterojn pri tiu afero. Sed ni povas sciigi al K-do Prent, ke fakte ni ricevis en aŭgusto poŝtkarton de K-do Scott, kiun ĉi lasta sendis tuj kiam li rimarkis la aldonaĵon de K-do Prent al la delegit-raporto. K-do Scott diris, ke li malakceptas respondecon pri tiu aldono. Redakcio.

Tasko de SAT estas kutimigi, en nia naciisma epoko, la membrojn al eksternacia sent-, pens- k agadkapablo. Tasko de SAT neniel estas organizi politikajn batalojn ; ĝia rolo tiurilate estas nur informa. La taskaro de SAT estas sufiĉe grava, por ke ĉiuj sindonemuloj sin dediĉu plene al ĝia plenumado en unuecema, ne en partieca spirito. Kaj por tio ne necesas malkonfesi sian propran tendencon, necesas nur eviti la disputojn per reciproka toleremo.

ESPERANTISTOJ EN TUTMONDO !

Nia esperanto-klubo aranĝos la 20.IV. internacian letervesperon. Skribu amase al ni ! Resp. garantiata. Ĉion adresu al : Luise Andrée-Karlsson, Vaktbergsv. 20, Nynäshamn, Svedio.

En nia movado

(Kroniko)

ĈEĤOSLOVAKIO. En Plzeno estas sufiĉe granda nombro da lab. esp-istoj, organizitaj en du memstaraj grupoj, nome « Peklo » k « Kulturo », kiuj vivas en malharmonio tute ne komprenebla por ni novuloj, ĉar en ambaŭ plejparte estas socialdemokratoj. Grupo Peklo, kies ano mi estas, ekskursas ĉiudimanĉe en la proksiman ĉirkaŭaĵon de Plzeno. Kelkfoje mi persone invitis K-dojn el « Kulturo » partopreni k plifortigi nin, sed ĉiam sensukcese. Krome ekzistas en P. « Burĝa grupo », « Germana grupo » k « Nacisoc. Esp. Grupo », sed neniu katolika. La nomitaj grupoj estas unuigitaj sub nomo « Okcidentbohemaj esperantistoj ». Tie kunlaboro eblas, sed inter du lab. grupoj ne, eble pro tio ke iu K-do ne plaĉas al alia. La en « S-ulo » (dec.) sub « Tra la Gazetaro » aludita ekskurso al « vilaĝpastra moŝteto » estis aranĝita de O.B.E., kun kiuj ni devas labori, ĉar solaj ni signifas nenion. Mi dezirus, ke ni baldaŭ sukcesos kunlabori en plej bona harmonio. (O.B., 18 732.).

FRANCIO. En Havro (Le Hâvre) okazos dum la paskotagoj la 16-a Kongreso de la Federacio de Lab. Esperantistoj (FEO). Unu el la ĉefaj punktoj de la tagordo rilatas al la unueco de l’lab. esp. movado en Francio. — K-do Gabriels informis nin el Marsejlo, ke li akceptigis esp-on k FEO al la 145 delegitoj de Komjunulara Konferenco.

NEDERLANDO. La 8. februaro fondiĝis en sekcio Amsterdam-V la unua infangrupo, kiu akceptis la nomon « La Mondamikoj » k kunvenas ĉiudimanĉe de 10-12-a horo en Hudsonstrato 127 (Amsterd. W.). Ĉiu infano pagas semajne 5 cendojn da kotizo. La kolektita mono servas por abonoj al « La Vojo » k por afranko de kolektiva korespondado. Gvidantino : K-dino M. Bishoff (Laŭ « La Vojo »).

SVISIO. La 7-a Kongreso de l’Svisaj Lab. Esperantistoj okazos dimanĉon, la 29-an de marto, en la Oltena Popoldomo. Demandojn k proponojn akceptas K-do J. Wild, Zürcherstr. 58, Schlieren b. Zürich.

INSTRUISTOJ ! ATENTU !

Nia departementa sindikato deziras praktike meti esperanton serve al la laboristaro, rilatiĝante kun sammetiaj sindikatoj aŭ sindikatanoj. Interesataj kolegoj, skribu multnombre al la peranto, kiu detale respondos : Lentaigne, instruisto, Villeveyrac (Hérault), Francio.

junuleco la libera tempo estas pli granda, k malpli granda k krianta la hordo el zorgoj, la memoro estas duoble favora : facile ĝi lasas sin penetri, facile ĝi konservas kion oni donas al ĝi garde.

« Estus tamen nejuste senkuraĝigi niajn samtempulojn. Ne ĉiuj havas kiel mi tiom da embarasoj. Multaj trovos senmalhelpe la necesan tempon k la kontinuon. Estante malpli solecaj ol mi, ili parolos en esperanto. Maloftaj, cetere, estas la personoj, kiuj estas tiom malrekomendindaj, kiom mi por la eksperimento, kiun mi provis.

« Oni scias, ke ni ne havas unikan memoron, sed kelkajn, diversajn k neegalajn. Dum mia tuta vivo mi kulturis mian priidean memoron k malzorgis la privortan. Facile mi memoras serion da pensoj k iliajn flekseblajn aŭ rigidajn interligitaĵojn. Apenaŭ mi povas rilatigi daŭre novan vorton ĉu al la objekto, kiun ĝi signas, ĉu al la vorto kiu, en mia lingvo, ĝin nomas. Mi penis akiri bonan memoron de filozofo k de oratoro ; mi preskaŭ lasis malpliiĝi, neniiĝi mian memoron de poligloto. Eĉ ĉi-kaze necesas distingi. El la lingvoj, kiuj mi lernis, mi rekonas la vortojn ĉe legado ; mi ne retrovas ilin por skribi. Mi eble estus lerta en traduko al mia gepatra lingvo, sed certe mallerta por traduki el tiu lingvo en fremdan. Sur tiu kampo mi faris gravajn perdojn ne nur pro malzorgo, sed kun ia aktiva kunkulpeco de mia volo. En mia junuleco mi skribis latine, provence k itale. Formalaperintaj kapabloj. Okazis tiel, ĉar jam delonge mi diligentis esti artisto en franca lingvo k mi kredas, prave-malprave, ke tiu muzikisto plej bone sukcesas, kiu ĉiam ludas per la sama instrumento. Kiam mi diligentis skribi en esperanto, tiam mi perfidis unu el la larĝaj antaŭdecidoj el mia vivo k mia subkonscio kontraŭstaris, mi kredas, al mia konscia penado k tre malfortigis ĝian povon.

« Mi do, kara amiko, rezignacias resti la senpova esperantisto, kiu ĝoje legas, sed ne sukcesas skribi, aŭ nur laŭ subitaj k mallongaj intermitoj.

« Ke mia ekzemplo kuraĝigu la junulojn k tiujn, kiuj havas liberan tempon k tiujn, kiuj ne bezonas venki la samajn malfacilaĵojn kiel mi. Kiuj havas iun morgaŭon antaŭ si, tiuj rapidu akiri la ilon, kiu morgaŭ estos necesa al ĉiuj.

« Kaj mia mezbona esperanto el kelkaj dimanĉoj, kiel mia ĉiutaga lingvo franca, utilu al mi por diri, mia kara Lanti, mian tutan simpation por via persono k por via fratiga laboro. »

Han Riner.

— página 6 —

Pri kursoj en Danio

La dana esperantistaro estas relative granda, sed la « gravuloj », t.e. ministraro k radio ne multe atentas nin. Por servi al la progreso de esp-o k doni al eksterlandanoj favoran okazon viziti Danion, kie oni momente povas pasigi agrablan ferion tre malmultekoste pro la malalta enlanda monvaloro, ges-oj Stig B. Skole, « KORNMOD », Silkeborg, aranĝos kursojn, en kiuj partoprenos homoj el multaj landoj. De 3. majo ĝis 31. julio estos 3-monata kurso, kiu nur kostas 70 dan. kr. aŭ 23 guldenojn. De la 10. ĝis 19. julio k de 22. ĝis 31. julio estos 10-tagaj kursoj, kiuj nur kostas po 40 kronoj aŭ 13 guld.

En la kursoj instruos eminentaj instruistoj : krom danoj, prof. Collinson, prof. d-o E. Privat, prof. W. Rerendsohn [?], Germ., s-ro A. Weide, Germ., s-o de Ward, Nederl., ges-oj Stellan Engholm, Sved., poeto Thorbergur Tordarson, Islando, k eble pli. Silkeborg situas en la mezo de Jutlando inter arbaroj k belaj lagoj. Eksterlandanoj ! Vizitu la kursojn en Silkeborg en la venonta somero.

Korespondado

(Simpla trilinia anonceto kostas 4.50 fr. fr.)

AŬSTRIO

K-do Hans Schweitzer, Turnerstr. 6, Salzburg-Gnigl, 23-jara, dez. interŝ. PI kun ĉiuj landoj. Nepre respondos !

FRANCIO

K-do Denis Pollak dez. korrespondadi kun Gek-doj el Hispanio. Mi respondos certe. Adreso : 8, rue Baillet, Paris.

GERMANIO

K-do germana abonos por unu jaro «S-ulo»n (event. poste ankaŭ S. R.) al korespondema K-dino. Kondiĉoj : regula k vigla leterinterŝanĝo pri ĉiuj temoj. Ĉefaĵo : regula funkciado de l’ korespondado sur baso garantianta mian sekurecon. La adreson peros la redaktejo de « S.-ulo ».

HISPANIO

K-do Luis Pagés, Fonda Cerilla Palamós (Gerona), dez. kor. kun kaŭĉuk-teknikistoj aŭ laboristoj, laborantaj en fabrikoj de kaŭĉukaj objektoj.

K-do Rafael Sorolla, s tr. Torrent de’n Vidalet, 13, 1º Barcalona, dez. interŝ. PM ĉl [?], 100 kontraŭ 100, eaŭ baso «Yvert». Resp. garantiata.

JUGOSLAVIO

Dez. kor. kun esp-istoj el Francio K-do Petar Trdoslavic, Meršiceva ul. 8 B/36, Zagreb.

NEDERLANDO

Stud. pri kemio dez. kor. kun ankoraŭ kelkaj lab. tendencaj intelektuloj el slavlingvaj landoj, Hispanio aŭ hisp. lingva Ameriko. Adr. : K-do F. Oliemans, Schepenstr. 85, Rotterdam-C.

Deziras kor. kun Gek-doj el Cobn k ĉirkaŭaĵo (Irlando) (resp. gar.) K-dino A. Alexander, v. Wijnkade, Maassluis.

USONO

Korespondantoj atentu, ke la adreso de SAT-ano 1.307 nun estas : Th. Weder, 239 East 122nd Street, New York, N.Y.

[REKLAMO p.6] Internacia Esperanto-Altlernejo “KORNMOD”, Silkeborg, Danlando. 3-monata kurso de 3. majo ĝis 31. julio 1936. De 10. ĝis 19. k de 22. ĝis 31. julio du specialaj internaciaj kursoj. En la 10-tagaj feriaj kursoj lekcios universitataj profesoroj k eminentaj ekster- k enlandaj esperantistoj. Bonvolu peti programon k detalaĵojn ĉe Lernejestro Stig B. Skole, Silkeborg, Danlando.

Ekster nia Movado

Post sukcesaj paroladoj en Utreĥto la ĉefredaktoro de l’grava ĵurnalo « Utrechtsch Nieuwsblad », d-ro Goedhart, estis varbita por nia afero k mem redaktas de nun konstante aperontan esp-rubrikon en sia ĵurnalo.

En Danio la esp-movado bone progresas dum la lastaj jaroj. Por akiri la plej gravan ĵurnalon por esp-o k ankaŭ por re-akiri la disaŭdigojn pri esp-o de la radio-stacio Kalundborgo, oni alvokas, por ke eksterlandanoj skribu al « Politiken », Kopenhago (adreso sufiĉa), petante pri utiligo k subteno de esp-o.

La 25-a Belga Esperanto-Kongreso okazos la 30-31-an de majo k 1. junio en La Louvière. (aliĝo : 15 b fr.). Enlanda fervoja rabato : 35 °/o. Aperis specialaj glumarkoj k senpaga faldprospekto. Adreso : 1, rue St-Joseph, La Louvière.

La 17-aj Internaciaj Floraj Ludoj okazos kun la 18-a Kongreso de Kataluna Esp. Federacio. Por bonaj originalaj k tradukitaj verkoj estas destinitaj libropremioj . Por partopreno sin turni al K.E.F., carrer València 245, Barcelono.

RADIO-NOTOJ

Hilversum (V.A.R.A.), ondolongo de aprilo denove estas 301,5 m. Esp. elsendoj ne plu okazos je 19.40 h MET, sed proksimume je 17,10 MET inter la elsendoj de filharmonia orkestro. (Neeblas fiksi la ĝustan horon). Daŭro laŭeble 15,20 aŭ 30 min. : je 11.4., 25.4., 9.5., 23.5., 6.6., 20.6.

Al niaj membroj en Jugoslavio !

La pago de kotizoj pere de l’firmo Celap (Zagreb) montriĝis nepraktika. Ni do konsilas pagi kiel antaŭe, nome per ĝiro rekte al nia propra poŝkonto : Zagreb n-o 41.448.

Recenzejo

PROF. G. WARINGHIEN : Facilaj Legaĵoj. Eld. Esperantista Centra Librejo, Paris 6. Kolekto de Franca Esp.-Instituto, n-o 2. — 96 pĝ. Form. 11,5 × 16,5. Prezo : 5 fr. fr.

Jen nova legolibro, kiu celas « amuzi la legantojn k inspiri al ili la deziron al plua legado. » Oni trovas en ĝi unuaparte multspecajn distraĵojn (inter ili versojn aperintajn en «La Lernanto» k en « Prologo »), k due ekstraktojn el verkoj de Zamenhof k aliaj bonaj esperantaj stilistoj el la unua periodo de esperanto. La elekto de l’materialo estas trafe farita, la preso estas klara k korekta.

UNUA PAŜO AL LA VOJO DE SCIENCO : ASTRONOMIO. Kompilis Joĉaŝien. 1935. 24 paĝoj. Form. 9,5 × 15 cm. Prezo : unu resp. kupono (20 ekz. kontraŭ 15 resp.-kup.). Adreso : P. O.-kesto 274, Shanghai (Ĉinio).

Negrava broŝureto, kiu entenas tro malmulte, por kontentigi eĉ la elementan scibezonon de tiu, kiu volas okupiĝi pri astronomio. La tekston ilustras kelkaj desegnoj.

ZAK-WOORDENBOEKJE F.L.E. (Poŝvortaro esp-nederlanda k nederland esp-a). Eld. Federacio de Lab. Esp-istoj en nederl. regiono, Postbus 0.50., Amsterdam. 80 pĝ. Form. 8,5 × 12 cm. Prezo : 0,12 ½ gd.

Tiu ĉi praktika vortareto, kompilita de K-do H. W. Alings, la redaktoro de « Lab. Esperantisto », entenas 2.400 esp. radikvortojn k 2.800 div. holandajn vortojn.

N. BARTELMES : The Esperanto Grammar according to « Petro » (La Esp. Gramatiko laŭ « Petro »). Eld. « Nia Bulteno », 117 N. Bunker Hill Ave., Los Angeles (Calif., Usono). Prezo : 1 resp. kupono aŭ 10 us. cendoj. Form. 12× 16,5. 28 pĝ. Helpilo por anglalingvanoj studantaj laŭ la SAT-lernolibro « Petro ». Uzebla en kursoj, sed ankaŭ por memlernado. La libreto aperis dank’al la iniciatemo de K-do J. Ege (Los Angeles).

Jarlibro de la Esperanto-Movado 1935 (Suplemento al la eldono 1934). Eld. UEA, 1, Tour-de-l’Ile, Genève. 80 paĝoj. Form. 11× 16 cm. Nur por membroj. Pro la krizo ne aperis kompleta Jarlibro, sed nur suplemento al la antaŭa ; ĝi do entenas nur la ŝanĝojn okazintajn en la adresaro dum la jaro 1935.

Grossglockner Transalpa Ŝoseo (Salzburg, Karintio). Bele ilustrita k bone aranĝita faldprospekto (gvidlibreto) pri altmontara regiono aŭstria. Mendebla ĉe Grossglockner-Hochalpenstrassen A.G., Salzburg.

Franclando dum printempo. Ilustrita prospekto 12-paĝa, kiu havas la celon atentigi pri la Pariza Foiro (la proksima okazos de 16. majo ĝis 2. junio 1936). La P. Foiro uzas daŭre esperanton. La prospekto estas senpage ricevebla de , Foiro de Paris, 23, rue N.-D.-des-Victoires, Paris 2.

INTERNACIA LJONA FOIRO (5.-15. marto 1936). Okaze de tiu ĉiujara komerca aranĝo estis eldonataj belaj prospektoj k eĉ kvardekpaĝa ilustrita broŝuro kun klarigoj en esperanto, krome nova afiŝo kun esp. teksto (kvinkolora, formato 60×100 cm.). Al ĉiu petanto la Ljona Foiro sendos senpage tiujn presaĵojn, kune kun sorbpaperoj k ilustr. poŝtkartoj. Adreso : Foire de Lyon, Esperanto-Fako, rue Ménestrier, Lyon (Francio).

VIENA FOIRO eldonis belan, ilustritan, plurkoloran prospekton kun esp. teksto, kiu estas ricevebla ĉe : Zentralbüro der Wiener Messe-A. G., Messeplatz 1, Wien VII (Aŭstrio).

AL LA KONGRESVIZITONTOJ.

La Londona Laborista Esp. Klubo aranĝos propagandan k socian vesperon por la sabato antaŭ la Kongreso la 1an [?], de aŭgusto, k invitas la kongresontojn, kiuj trapasos Londonon k povos resti, informi la sek. inon K-dino E. Moon, 12 Aldborough Rd., ILFORD, Essex. Komuna karavano por la vojaĝo de Londono al Manĉestro estas aranĝota.

MEMORNOTO

PRIESPER. ARTIK. K NOTOJN ENHAVIS : Signalen, Stokh., 13., 20., 27.2.. 5.3. ; A Vida Social, Lisbono, 1.2. (paĝo) ; Voix du Peuple, Lyon, 15.2.

PRI SAT RAPORTIS : Marseille-Socialiste, 15.2. (konstanta rubriko) ; Le Combat marxiste, Paris, 28/29 (okaze de R. Rolland-naskiĝfesto).

NIA POŜTO

No-Ra. — « Petro » kostas 6.— fr. fr. Muri. — Viaj sendaĵoj aperos.

KOREKTU EN LA JARLIBRO :

La adreso de la Peranto en GRONINGEN (Nedl.) estas malnoviĝinta ; la ĝusta adreso estas : K-do H. HOOGHUIS, Grunostr. 14, Groningen.

LA LABORISTA KLUBO en ÖREBRO

havos letervesperon en aprilo. Ni petas Gekamaradojn en la tuta mondo sendi leteron k PK. Adresu al : La Laborista Esp. Klubo. H. Kjellander, Fabriksgatan 20, Orebro, Svedio. Certa respondo.

Grupeto de nov-verdiĝintaj Gek-doj dez. konatiĝi kun la mirakloj de Esperanto k por tio letervesperos fine de aprilo. Skribu amase al : Feiko Munniksma, Vinkenstr. 25 b, Groningen, Nederlando. Resp. garantiata.

CENT INFANOJ

el Roterdamo deziras korespondi kun infanoj el la tuta mondo. Skribu grandnombre al K-dino A. C. Obbes, Boezemlaan 24 b, Rotterdam, Nederlando.

N.º 440, 25 de abril de 1936

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

12-a JARO, N-o 440 — MONATA ESPERANTO-GAZETO — 25. APRILO 1936

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO, ADMINISTREJO K SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO : 67, avenue Gambetta, Paris 20e Poŝtĉekaj kontoj je nomo de SAT-Paris : Bruxelles n-o 350 189, S’Gravenhage n-o 211 533, Kopenhago n-o 4 986, Paris n-o 1234 22. Stokholmo n-o 74 153, Wien n-o D-109 068, Zagreb n-o 41 448, Zürich n-o VIII-200 49. Alilande oni pagu per poŝtmandato je nomo de SAT. bonvalutaj devizoj en rekom. letero aŭ bankĉeko je nomo de « Bannier ».

ĈU VALORAS OKUPIĜI PRI LA MONDLINGVA AFERO ?

En granda nombro da t.n. gazetoj laboristaj oni povas nuntempe legi pri la bedaŭrinda neceso, ke la proletoj partoprenu novan militon — kiu ĉi-foje estos nepre la « lasta ». Ĉe tia konstato mi klare memoras, ke antaŭ 22 jaroj oni povis legi la samon en samaj aŭ similaj gazetoj. Plie nun ankaŭ sonas ĉe miaj oreloj la voĉo de francaj proletoj, kiuj tiam sinofere k plenkonvinke deklaris, ke ja necesas elteni ĝis la « germana militismo » estos finvenkita. Kaj pli poste mi eksciis, ke en Germanio ankaŭ proletoj entuziasme batalis por « detrui la caran barbarecon k defendi la germanan kulturon ».

Hodiaŭ la situacio estas larĝtrajte tute simila kun nur iaj diferencoj en la detaloj…

Sed mi ne memorigas tion kun la intenco pridiskuti soci-politikajn problemojn. Nur mi pensas pri la amaro, kiu certe estiĝas en la koro de l’trompitoj ĉe la penso, ke ili vane mortigadis, suferadis, kripliĝis. Kiu ekkomprenas, ke sian energion li maltrafe elspezis, tiu neeviteble sentas suferan elreviĝon. Tial estas saĝe antaŭ-pripensi bone siajn farojn.

Ĉu ankaŭ ni, esperantistoj, ne vane elspezas tempon, energion k monon, uzante lingvon ne multe disvastiĝintan, aŭ penante ĝin propagandi ?

Almenaŭ ni devas scii k ne forgesi, ke la granda plimulto de la laboristaj gvidistoj havas la opinion ke la penado por trudi al la mondo artefaritan lingvon estas utopia, aŭ almenaŭ tute akcesora, bagatela afero, ne inda de seriozaj homoj. En la plej bona okazo ili nur iom kompateme toleras nian propagandon kun la sekreta penso, ke estas bedaŭrinde, ke tia fantaziemo kaptis la spiriton de laboristoj. Sendube jam kelkfoje okazis, ke ĉe fino de laborista kongreso delegitoj voĉdonis iun sensignifan rezolucion, favoran al esperanto. Okazis eĉ, ke Komintern elektis komisionon por studi la mondlingvan demandon. Kaj en la jaro 1924 la sekretario de tiu potenca organizo petis raporton pri nia movado. Komisiite de l’Komfrakcio en SAT mi mem verkis tiun dokumenton. Ĝi ampleksis 30 paĝojn, dense maŝinskribitajn, al kiuj mi aldonis kvanton da pruvmaterialo, kiu atestis favore al la argumentado por nia afero. Kompreneble la peto pri tiu raporto estis sekvo de vigla propagando en komunistaj rondoj.

Dum kelka tempo ni do povis esperi, ke Komintern solvos baldaŭ la problemon pri tutmonda interkompreniĝo de la laboristoj. En la konkluda parto de tiu raporto troviĝis precizaj k konkretaj proponoj. Interalie mi menciu resume jenajn :

  1. En ĉiu komunista gazeto estu vigla propagando por-esperanta.

  2. Post dujara tia agitado favore al esperanto, a) partiano, malpli aĝa ol 45 jarojn, ne povu okupi respondecan postenon aŭ salajratan oficon en la partio, se li ne konas esperanton ; b) esperanto estu agnoskata kiel oficiala lingvo samrajte kiel la angla, la franca, germana k rusa lingvoj ; c) post tiu dujara limtempo aperu internacia revuo k prikongresa dokumentaro nur en esperanto ; d) kie kompartio sukcesis akiri la regadon, tie esperanto estu devige instruata en la lernejoj.

Ni ĉiuj scias laŭsperte, ke tiaj proponoj estas laŭcelaj k entenas neniom da fantazio, rilate sian efektivigeblon. Sufiĉus ja decido firma de Komintern por ke, post kelkaj jaroj, tradukistoj k interpretistoj ne plu estu bezonataj por la funkciado de tiu mondorganizo. Pri la konsekvencoj de tia fareblaĵo la legantoj mem pripensu…

Jaroj forpasis. Nia raporto estis ignorata k eble nun ankoraŭ kuŝas en iu polvoplena arkivejo. Neniam plu iu kongreso de Komintern okupiĝis pri la afero. La menciita studkomisiono estis likvidita k neniu « kvinjara plano » entenis punkton pri la instruado k aplikado de nia lingvo. Sed dume estis tezoj ellaboritaj en Moskvo laŭ kiuj :

« Estas necese ebligi al la naciaj kulturoj, ke ili evoluadu k disvolviĝu, elstarigante ĉiujn siajn ecojn, por ke tiele kreiĝu la kondiĉoj de ilia kunfluo al komuna kulturo kun unu komuna lingvo… »

« … kiam la socialismo firmiĝos k enradikiĝos en la vivo, tiam la naciaj lingvoj neeviteble kunfandiĝos en unu komunan lingvon, kiu kompreneble estos nek la grandrusa, nek la germana, sed io alia. » (Stalin ĉe la 16-a kongreso de l’rusa bolŝevika partio).

Komente al tiuj diroj, la verkintoj de l’tezaro, publikigita en la kajero tria de « La Nova Etapo », 1932, aldonis : « La kunproksimiĝo de la naciaj lingvoj, kiu kondukos al unu mondlingvo, okazos SENDEPENDE DE ESPERANTO (substreko nia).

Nu, se tia vidpunkto ĝustas, estas evidente, ke ni misuzas nian tempon, ke ni vane elspezas nian energion, unuvorte, ke ni estas kompatindaj ekstravaganculoj . . . Kaj iam, post kelkaj dekoj da jaroj, ĉe konstato, ke kreiĝis mondlingvo per kunfandiĝo de la angla, franca, rusa, ĉina, patagona ktp. lingvoj k sen eĉ ia efiko fare de esperanto, tiam la nuntempaj junuloj, fariĝintaj blank- aŭ senharuloj, elreviĝos k sentos amaron trapenetri ilian animon . . .

Eble en alia artikolo, se la gvidantoj de SAT permesos,¹ mi ekzamenos tiun tezaron k diros pri ĝi mian opinion. Dume mi simple konfesas, ke esperanto penetris tiom profunde en mian subkonscion, ke mi sentas min fremda en neesperantista rondo, en rilatoj kun neesperantistoj. Ĉu nia lingvo konkeros aŭ ne la mondon, tio estas por mi preskaŭ indiferenta. Esperanto igis min interrilati divers-

¹ Kial la SAT-estraro rifuzus al K-do Lanti konigi sian opinion pri tiu tezaro en « S-ulo » ? — Red.

— página 2 —

38 — SENNACIULO

maniere k diverscele kun homoj el ĉiuj kontinentoj k per tia ĝia uzado mi sentas min — ĉu nura iluzio ? — ano de ideala mondo senlandlima, sennacieca. Se estas iluzio, ne gravas, ĝi almenaŭ estas malpli danĝera ol tiu, kiu konsistas en la kredo, ke oni povas venki la militismon per propra militistiĝo, venki la faŝismon per ia memfaŝistiĝo ; ke la paco povas daŭre ekzisti inter la homoj malgraŭ tio, ke iliajn cerbojn superregas naciismo k absolutismo ; k en la kredo, ke la naciaj lingvoj k kulturoj havas nenian efikon en la kreo de nacieca ideologio.

Al la ortodoksemaj legantoj mi petas pardonon : mi ja komencis iom tro forte herezi. Mi do ĉesas. Prefere mi metu sub iliajn okulojn jenan pripensigan informon, kiun mi ĵus trovis en belga gazeto : « Hodiaŭ okazis ĉe la parlamentejo tre akra interdisputo pri la lingva demando. S-ro Van Belle, socialista deputito, interalie diris : « Se en ĉi tiu kunvenejo valono ne povas raporti pri leĝo-projekto pro tio, ke li konas nur la francan lingvon, ni iras al neevitebla disiĝo . . . Eble la sekvo estos la kompleta sendependeco de Valonio k Flandrio ; se ne, mi avertas vin, ke okazos nepre civila milito . . . »

Ĉu do tia okazintaĵo ĉe la belga parlamento (multajn similajn faktojn oni cetere povas facile kolekti) ne pruvas evidente, ke la komuneco de lingvo estas necesa, — kvankam nesufiĉa — por ke homoj povu pace interrilati k kunlabori ? Neniu sincera homo povas nei tion, k sekve mi konkludas, ke valoras, ke ni dediĉu nian forton, nian tempon al la esperanta afero. Tiuj fakte perfidas la interesojn de l’ proletaro, kiuj ignoras la mondlingvan demandon aŭ ne komprenas ties gravan signifon.

E. Lanti.

Maja Kanto de l’paŝtisteto

Majtago. Rektiĝas la dors’ de l’dungat’. Pensojn ribelajn pri ŝanĝo de l’stat’ Kovas eĉ fore en la kampar’ Knabo-paŝtisto, gardant’ de brutar’. Kantas li reve ; la melodi’ Donas flugilojn al fantazi’. Suno k luno en milda seren’ Ŝanĝas postenon trans la eben’. Knabo-paŝtisto aŭskultas anime, Kiel arbustoj babilas intime. Ĝemas la knabo, ĉar en la vilaĝ’ Homoj malhavas en ĉiu aĝ’. Gajnas malmulte la kamparan’ Malgraŭ penado ĝis perdo de l’san’. Vane fluas torente la ŝvito, Sen rekompenco restas merito. Tagon post tago preĝas la pastro, Tagon post tago elsuĉas la mastro ; Paŝtisteto bovinojn prizorgas, Kaj sur ĉaretojn la sterkon forkas. Kantojn forpelas klakanta vip’— — Sklavo ci estas ; fermiĝu la lip’ ! — Kanti, kanti, — ribelas la kor’, Vivi majtagon en nuna hor’.— Vane l’avino, la frato konsilas, Hodiaŭ la knabo-paŝtist’ ne humilas. Ruĝas la koro k ruĝas la flag’, Ruĝakrepuske leviĝis la tag’. Kontraŭ la vip’ k malsat’, ho fratar’, Staru rokfirme prolet-solidar’ !

N. Bartelmes.

XVI-a KONGRESO DE S.A.T.

en MANĈESTRO (Britio)

2-7. aŭgusto 1936.

Adreso de la OKK, 16, Lily Street, Manchester 8 (Britio).

5-a Komuniko.

Vojaĝo. La angla fervojaro rifuzis doni rabaton al Kongresanoj, ĉar rabato estas preskaŭ nekonata en Anglio. Ili anstataŭe atentigas al la monata ekskurso inter iuj ajn urboj en Britio, kies kosto por ambaŭvoja veturo nur estas la ordinara alirprezo plus triono. Ni citas sube la prezojn de triaklasaj ir-reiraj biletoj inter kelkaj ĉefurboj k Manĉestro, bazitajn

[REKLAMO p.2] ĈU SAT VERE NECESAS ?

sur ĉi tiu malpliigo. La legantoj memoru, ke 20 ŝilingoj faras 1 pundon (funto sterlinga).

Valida dum 30 tagoj. Pundoj. Ŝil. Valida dum 17 tagoj. Pundoj. Ŝil.
Bruselo, tra Ostendo k Dover 4 – 6 3 – 12
Amsterdamo, tra Roterdamo k Hull — 3 – 10
Lisbono, per holanda ŝipo al Southampton 9 – 6 —
Stokholmo, tra Malmo, Kopenhago, Esbjerg, k Harwich 10 – 6 —
Parizo, tra Dieppe k Newhaven 4 – 18 4 – 6
Berno, tra Hirson, Dunkerko k Folkestone 8 – 9 —
Vieno, tra Passau, Aĥeno, Ostendo k Dover 12 – 17 9 – 2
Madrido, tra Irun, Parizo, Dieppe k Newhaven 10 – 13 —

Ni avertis la turistan kompanion Cook’s-Wagons-Lits pri la Kongreso, k ili estas pretaj doni informon k helpon pri la vojaĝo ; K-doj sin turnu al la loka agento.

Tendejo. Ni sukcesis trovi tendejon nur 8 km de la Kongresejo. La adreso estas S-ro Greenhalgh, High Barn Farm, Mount Road, Alkrington, Middleton, k por ĝin atingi, oni veturu 6,4 km en norda direkto, laŭ la Middleton-a vojo el Manĉestro. La aŭtobusa kosto estas 5 pencoj, k troviĝas apude butikoj k farmbieno. K-doj alportu la proprajn tendojn, kovrilojn, fornojn, ktp, sed ni penos provizi kelkajn da tiuj por pruntedoni al la senhavuloj. La kosto por unu tendo estas 6 pencoj ponokte, k la kampo estas tiom kvieta, ke oni povos lasi la posedaĵojn dum la tago, sen la timo ke ili estos malaperintaj antaŭ la reveno. Por helpi la alilandulojn, anglalingvanoj ankaŭ intencas tendumi tie.

Manifestacio. Por atentigi la civitanojn de Manĉestro pri la okazanta Kongreso, ni intencas organizi manifestacion, kiu konsistos el parado tra la stratoj, sekvata de amaskunveno en publika parko. Kvankam ni kunvokos aliajn klaskonsciajn asociojn por subteni nian entreprenon, la celo de la manifestacio estas propagandi la Kongreson k la movadon, k tial ni petas la K-dojn alporti ĉiujn ajn standardojn, kiujn ili posedas aŭ povos intertempe fabriki, por ampleksigi nian propran kvanton.

Povas esti, ke ni dividos la paradon en sekciojn — la piedirantoj, la biciklantoj k la aŭto-veturantoj. Aro da biciklantoj, portantaj devizojn, kiuj montras la urbon, el kie ili veturis, estus ja neordinara propaganda metodo. Pli grandajn standardojn ni povus pendigi sur aŭtobusoj k ŝarĝveturiloj.

Frakciaj kunvenoj. Sekretarioj de frakcioj, k aliaj specialuloj bonvolu anonci sian deziron okazigi kunvenon antaŭ la 1-a de junio, k ni faros la necesajn aranĝojn.

OKK.

POR ŜTOPI LA BREĈON

Laŭ rekomendo de la XV-a Kongreso ni alvokas ĉiujn Gek-dojn fari sian eblon por helpi definitive likvidi la ŝuldojn kreitajn en la antaŭaj jaroj, kiuj ne estas forigeblaj per la ordinara buĝeto de la Asocio.

44. listo.

H. Koopmans, Rotterdam …… 5.— fr. fr. J. Sapaly, Trévoux …… 6.50 » » F. Amundsen, Oslo …… 2.70 n. kr. H. Cachon, Eaubonne …… 10.— fr. fr.

Interhelpa Abonservo

H. A. Buis, Bussum …… 1.50 guld.

[REKLAMO p.2] Sennacieca Revuo ĉiumonate 16 paĝoj, formato de « S-ulo ». Ilustrita. La aprila kajero enhavas i.a.: Krizo de moralo k religio. — Popolinstruado en Polio. — V. Ratenaŭ. — Patridefendo en Nederlando ? — Italaj laboristoj en Orientafriko. — Socipolitika panoramo. — Literaturo pri senlaboreco. kc, Pedagogio, Sub la Sagoj de l’Kritiko, ktp, kc. Specimeno kontraŭ resp. kupono. Jarabono sur bazo de 25.— fr. fr. SAT.

— página 3 —

SENNACIULO — 39

La francaj sindikatoj antaŭ la milito

La parizregionaj sindikatoj ekzamenas momente rezolucion, kiu estas prezentita al ilia ĝenerala komitato de jenaj regionaj sindikatoj : geinstruistoj, monfabrikistoj, mozaikistoj, kuiristoj, juvelfaristoj, ĉapelfaristoj, preciz-ilfaristoj, korektistoj, en la espero ĝin vidi akceptita de la tuta Unuiĝo. Ĝia teksto estas jena :

La ĝenerala komitato de l’ parizregiona sindikat-unuiĝo proklamas la senkompromisan opozicion de l’ franca organizita laborista klaso kontraŭ ĉia milito. Konsiderante, ke ĉia milito estas antaŭ ĉio malvenko de l’proletaro, ĉar, en ĉiu lando, ĝi estas destinita porti la kostojn k unuavice tio postulas la « sanktan union » kun la burĝa klaso ; konsiderante ankaŭ, ke, per la utiligataj rimedoj, de detruo, la moderna milito refaligus la civilizitan universon en tian barbarecon, ke por pluraj generacioj ĉiu vere homeca rekonstruado estus neebla, la ĝen. komitato deklaras : ke en nenia kazo, pro kia ajn motivo k pro kia ajn kontrakto la laborista klaso donos sian aliĝon nek materian nek moralan al la milito ; k ke fine ĝi kontraŭstarigos al ĝi sian tutan forton per la ĝenerala striko.

Vidante la nunajn okazantaĵojn k notante la naŭzajn eldirojn k skribaĵojn publikigatajn kun la intenco kvazaŭfrenezigi la publikon, la ĝen. komitato de l’parizregionaj sindikatoj havas la devon elmontri, ke la agado de iu Hitler trovas sian kaŭzon en la Versajla traktato, kiun la laborista klaso francia ĉiam kondamnis kiel danĝeron por la paco.

La Komitato ne kredas en la ŝajnigataj pacemaj sentoj de l’franca burĝaro, kiu elspezinte miliardojn por starigi mortigilojn laŭlonge de l’orienta landlimo, krias pri skandalo, ĉar iliaj germanaj samideanoj marŝas sur iliaj postsignoj. La skandalo estus, se la proletaro unu plian fojon estus trompata de la terura hipokrito de siaj ekspluatantoj. La ĝen. komitato invitas ĝin resti klarvida, ne logiĝi per la mensogoj, per kiuj oni saturis ĝin dum la lasta milito.

La Komitato, interpretanto de l’pariza lab. klaso, rifuzas partopreni en la konflikto, kiu kontraŭstarigas la imperiismojn ; ĝi ne liveros al ili kanonnutraĵon, kiun ili bezonas por plenumi siajn monstrajn planojn. Ĉio, sed ne tio ! La laboristoj volas la pacon ĉiupreze ! Ili volas la pacon ĉiarimede ! Jen la devizo. Ili deklaras, ke ili donos nenian aliĝon al la milito, kiaj ajn estus la sofismoj, per kiuj — de unu k de l’alia flanko — oni klopodas pravigi la nepravigeblan krimon gravediĝantan.

I. P. E. NE VOLAS UNUECON

Kiu legis atente la lastan n-ron de « Sur Posteno » (febr.), tiu ne plu povas dubi pri tio.

Ni ne volas tedi niajn legantojn k misuzi spacon per ampleksa citado el longega, sofismoplena malsprite ruzocela frontpaĝa artikolo, subskribita de IPE-Centro k CK SEU. Sufiĉu nur jeno :

« Certe dum iuj kondiĉoj sur iu certa kampo ni povus ekiri komunan fronton, ankaŭ kun tiuj SAT-anoj, kiuj kontraŭstaras en siaj landoj al la milito, al la faŝismo. Sed ankaŭ tiam ni devos memori ke la nuntempa SAT estas estrata de danĝera, idealisma, kontraŭrevolucia ideologio, ke ĝuste tiu ideologio povas malhelpi nin en niaj finaj celoj. »

Ni simple rimarkigas, ke la « ideologio » de SAT ne povas esti « danĝera », ĉar nia Asocio ĉiam rifuzis akcepti iun ajn soci-politikan programon. Ni do rediru tute simple, ke SAT estas malferma al ĉiuj tendencoj, al ĉiuj « ideologioj » ekzistantaj k -ontaj en la laborista movado : Stalin-

[REKLAMO p.3] ĈU ESPERANTO SERVU KIEL KLASBATALILO ?

anoj k Trockianoj, ekzemple, rajtas esti SAT-anoj. Sekve estas do tute klare, ke nur SAT celas k ebligas unuecon.

La IPE-anoj ja daŭre klopodadas aperi antaŭ la esperantista publiko en la pozo de unuecemuloj ; ili aliflanke forte penadas por estigi fendon inter la estraro de SAT k la SAT-membraro, klaĉadante, kvazaŭ la SAT-estraro ne spegulus la opinion de la anaro. Nu, ni ne estos la trompitoj en tiu ludo, ni konstatas la fakton : Ĉe IPE oni parolas pri unueco, sed agas laŭ maniero, kiu malebligas ĝin. Finfine ĉiuj sinceraj lab. esperantistoj ekkomprenos tion.

NE INFEKTIĜU PER ESPERANTO !

Kiel « Heroldo » de 15. marto kun malĝoja rezignacio sciigas fruntpaĝe, la regna ministro Hess, anstataŭanto de Hitler, malpermesis al ĉiuj membroj de l’nacisocialista partio k de ĝiaj suborganizoj¹, esti samtempe membroj de iu artlingva organizo. Tio devigas la prezidanton de GEA k aliajn ĝiajn membrojn, same kiel multajn membrojn de UEA en Germanio, eksiĝi. « Heroldo » sekve de tiu nova bato decidis transloĝiĝi ekstergermanien, por ne tute perei.

Ni ekscias ankaŭ per la sama artikolo, ke pro la fakto, ke negermanianoj bojkotis la Kolonjan « Heroldon », ĉi tiu perdis tri kvaronojn de sia abonantaro ekster Germanio ! Dume en Germanio, pro la ŝovinisma atmosfero sendube, ĝia abonantaro proksimume duoniĝis depost 1931.

La supra ministra malpermeso ne povas mirigi nin ; ĝi estas nur logika sekvo de blinda naciisma politiko k tute konsekvenca de vidpunkto de integra naciisto. Malgraŭ la ĉiamaj asertoj k ĵuradoj, ke esperanto estas nura ilo, kiu povas same bone servi al ŝovinisma propagando kiel al sennaciisma, la germanaj regantoj klarvidas, ke la konstanta praktikado de artefarita lingvo universala devas havi sekvojn danĝerajn al la naciismo, malfavorajn por la nacieca spiritostato de l’uzanto. Neniun pli potencan helpanton ja havas la naciismo ol la nacia lingvo kun ĝia dum jarcentoj amasigita balasto da tradicio, historio, edukaĵo naciaj. Uzu racian, sennaciecan, universalan lingvon, k la tuta mistiko de l’naciismo vane atakos vian konscion . . . Al libera homaro komuna lingvo !

¹ Al kio certe ankaŭ kalkuliĝas la sindikatoj, la sportasocioj, ktp, kc.

Post la kulisoj de milito

Inter Paragvajo k Bolivio, du respublikoj en Sud-Ameriko, furiozis dum kelkaj jaroj milito. Publike la batalo okazis pro vastega duondezerta regiono Grand-Ĉako, kiun ambaŭ deziris posedi. La du respublikoj havas sufiĉe vastajn regionojn por sia maldensa loĝantaro, sed estas, malgraŭ abunda natura riĉo, tre malriĉaj. Estas do nature, ke ni serĉu eksteran kaŭzon por la sangoverŝado inter la du parencaj ŝtatoj.

Antaŭ kelkaj jaroj esploristoj de la potenca usona petrolfirmo Standard Oil trovis tre riĉajn petrolfontojn en la pribatalata regiono. Ili sin turnis al la ŝtatistoj de Bolivio por akiri koncesion ekspluati la riĉaĵojn, sed la landlimproblemo kun Paragvajo ne estis solvita.

La famo pri la petrolfontoj tuj disvastiĝis en Paragvajo, k aperis sur la scenejo angla petrolfirmo Ŝel (Shell) kiu petis rajton ekspluati la petrolfontojn de Paragvajo. Tio estis la vera kaŭzo de la longdaŭra dramo. Ambaŭ ŝtatoj estis sufiĉe bone ekipitaj per plej modernaj militmaŝinoj k municio. Liveris armilojn ŝtatoj en Eŭropo, kies reprezentantoj ĉe Ligo de Nacioj deklaris la militon inter Bolivio k Paragvajo « neleĝa ».

— página 4 —

40 — SENNACIULO

Dume la angla petrolfirmo Ŝelo subvencias Paragvajon k same subvencias Bolivion la usona petrolfirmo Standard Oil. Rikane ridaĉis la municifabrikaj ĉefoj, dum mortagoniis niaj fratoj, la junularo, sur la batalkampo. Ploradas senespere la karulinoj de l’ murditaj soldatoj.

Muri (102).

VEKIĜO

Mia esperantista amiko enkuras la ĉambron k krias « bonan tagon », k tuj poste : « Pardonu al mi, se mi vekis vin ». La laston li diris kun tono nemiskomprenebla, ĉar la horloĝo montris la 12-an tagmeze, k mi ekdormetis sidante sur seĝo.

Per bone formitaj frazoj mi respondis k post nelonge ni vigle interbabilis esperante pri ĉio ajn. Subite mi diras, ekmemorante la noton pri varbado de anoj al SAT : « Ĉu vi ne intencas baldaŭ SAT-aniĝi ? »

« Mi ne scias », li respondis hezite, « ĉu tio estas necesa ? »

« Jes, tio necesas por nia organizo varbi anojn, ĉar aliel ĝi formortus. »

« Kompreneble por via organizo tio gravas, sed por mi, ĉu vere ? »

« Kara amiko », mi turnis min al li, « vi ja estas laboristo, k kiel tia vi nepre devas subteni vian propran organizon, k kiel laborista esperantisto vi devas konsideri kiel vian devon subteni vian propran asocion tutmondan, kiu estas SAT. »

« Sed mi ne miksiĝas en politikajn aferojn, mi nur legas esperanton, k esp-o staras super la politiko. Ĉu vi kredas, ke Zamenhof volis miksiĝi en batalon dekstre aŭ maldekstre por iu diverskolora celo ? »

« Ne, K-do, la Zamenhofa ideo pri esperanto ne estis, ke ĝi servu kiel ilo por politikaj celoj, ĉar la elpensinto de

[REKLAMO p.4] √ Trovu klaran analizon pri nia movado en FOR la NEŬTRALISMON (E. Lanti) 3-a eldono — 32 pĝ. — Prezo : 1.80 fr. fr. — (SAT)

nia lingvo estis tre pacema homo k nur deziris pacon inter la homaro, sed — mi daŭrigis — Zamenhof ja neniam estis proleto k pro tio ne sentis la bezonon kontraŭbatali kapitalistojn kiel ni. Ĉu vi eble opinias maltrafe uzi esp-on por klerigi niajn laborfratojn ? Ĉu estas erare kontraŭbatali stulton, vanton k similajn malvirtojn ; aŭ ĉu vi konsideras trafe, ke ni kubutfrotu kun niaj subpremantoj, kiel faris la « neŭtraluloj » lastjare en la Roma kongreso ? »

Mi finis, k post ioma silento mia amiko ekstaris, donis al mi la manon k diris : « Eble estis vi, kiu vekis min ; ĉiuokaze mi pripensos la aferon. Ĝis revido !

Zargo.

Tra la Esperanta Gazetaro

Kial la esp. movado limak-ire progresas ?

Pri tio donas interesajn klarigojn S-ro Radoŝ. Zvonimir en la kajero 1-2 de « La Suda Stelo ». Ni citas : « . . . Ni pensas ne erari, se ni asertos, ke ĉefaj kaŭzoj malhelpantaj pli rapidan progreson de nia movado, radias el homa nekonfidemo al ĉio nova, precipe, kiam tio elprofunde ŝanĝus la ĝisnunan homan mondrigardon. Krome, ni devas konscii, ke grandega falango da niaj kaŝitaj malamikoj kreas atmosferon kontraŭan al nia movado. Grandega estas nombro de homoj, kiuj instruante t.n. vivajn lingvojn, perlaboras tiamaniere sian panon ĉiutagan. Kaj ĉu ni kredu, ke estas al ili tute egale ĉu ili hodiaŭ ĉesos instruadi « kulturajn » lingvojn ? . . . »

Tamen la aŭtoro esperige konkludas : Nia movado tamen progresas ; « progresado, kiel ja ĉio sana, estas malrapida sed certa ».

Movado serĉas forton per unueco.

En la kolonoj de neŭtralaj esp. gazetoj oni nun multe diskutadas pri organiza unueco k precipe pri savo de UEA, kies situacio ne estas brila. Ne ĉiuj tamen konsentas pri la nun aplikata principo, bazi la tutmondan movadon sur naciaj organizoj (k sekve naciecaj principoj), kio forprenis de UEA tion, kio faris ĝian antaŭan

La sekcia vivo en Nederlando

Kiam la legantoj havos en manoj tiun ĉi n-ron, jam forpasis la Jubilea Kongreso de l’Federacio de lab. esperantistoj en Nederlandlingvio. Pri ĝia solenado oni legos raporteton en la proksima numero. Dume, kompletige al la inform-artikolo, aperinta pri la nederlanda organizo en la febr. « S-ulo », ni publikigas ĉi tie verkaĵon pri varbmetodoj, kiu povos interesi ĉiujn k precipe la aktivajn varbulojn. — Red.

Estas dezirinde, laŭ propaganda vidpunkto, havi bonan superrigardon pri la organiza laboro de nia movado en ĉiuj partoj de la mondo. Pro tio mi volonte akceptis la peton verki artikoleton pri la sekcia (grupa) laboro de nia Federacio.

Ĉar FLE estas laborista organizo poresperanta, ĝiaj sekcioj — fakte societoj el federacianoj — havas la taskon propagandi, la lingvon esperanto inter la laboristoj. Multajn aferojn prizorgas la Federacio mem (vd. « S-ulo » n-o 438, pri « organizo en Nederl. »). Sed, ĉu tio signifas, ke la sekcioj estas ĉiel dependaj ? Ne, male, en ĉiuj aferoj, ne federacie reguligitaj, la sekcioj estas tute sendependaj. Pro tio ekzistas, kvankam rilate la ĉefaferojn ili ĉiuj estas samspecaj, tamen inter ili sufiĉe da diferencoj. Por doni kiel eble plej ĝeneralan komprenon, mi priskribu precipe la internan vivon de unu el la plej viglaj sekcioj en Amsterdamo.

Ĉiu grupo konsistas el minimume kvin membroj, loĝantaj en sama loko. Ĉiu grupo havas sian propran estraron k mem decidas aferojn koncerne la internan vivon, kiel ekz. kotizon k kursmonon. La cirkonstancoj donas al ili, laŭ bezono k amplekso, propran internan vivon, sed tamen ili havas bonan interkontakton pere de la Federacio k la distriktoj, urbaj k provincaj.

En la lastaj jaroj la Federacio aranĝis « verdan monaton » en septembro. Tiucele ĝi eldonas milojn da flugfolioj, broŝuroj, afiŝoj ktp. La sekcioj laŭbezone mendas tiujn aĵojn k prizorgas la disdonadon. En nia grupo ni ekzemple disvastigis pasintjare 15 mil flugfoliojn k proks. 150 broŝurojn. Antaŭe elektita propaganda komitato pristudas ĉiujn eblojn k donas planon al sia estraro. Tia plano enhavas du partojn : laborprogramon k liston da uzeblaj rimedoj.

Post dumonata prepara laboro, en aŭgusto komenciĝas la praktika aktiveco. La grupgazeto instigas la membrojn partopreni la laboron, k jen niaj anoj vidiĝas surstrate. Kelkaj prenas farbujon k penikon k per tio pentras reklamajn vortojn k verdan stelon sur la stratajn pavimojn¹. Samtempe aliaj disdonas flugfoliojn aŭ vendas broŝurojn en laboristaj kunvenoj. Memfarita reklamĉaro traveturas la stratojn. En butikoj pendas anoncoj pri la kursoj. Malantaŭ fenestroj oni vidas la afiŝojn k ekstere lignajn flagojn. En la ĵurnaloj aperas propagand-artikoletoj k en diversaj lokoj niaj K-doj parolas en kunvenoj. Ĉio indikas la « verdan monaton ».

Ĉar la federacia ekspozicia materialo montriĝis jam nesufiĉa por ĉiuj sekcioj (136), multaj sekcioj komencis mem kolekti tian. Dum la tuta jaro kelkaj laboremuloj kolektas, surgluas, desegnas k kolorigas, por ke en septembro la grupo havu belan ekspozicion La gazetoj publikigas anoncojn pri dato k loko, por altiri la atenton de la publiko. Ĝenerale la ekspozicioj estas la centro de la tuta grupa propagando, k ne estas escepto, ke enskribiĝas tie pli ol 100 kursanoj (eĉ 200 por la kursoj de unu sekcio. En Amsterdamo estas 18 sekcioj).

¹ Diference de alilandaj kutimoj tio estas permesata en Nederlando. — Red.

— página 5 —

forton k kio laŭ la pure organiza flanko respondis al la strukturo de SAT.¹ Ekzemple en « Heroldo » de 8. marto vicprezidanto de UEA (s-o Isbrücker) skribas : « Se UEA volas vere meriti sian epiteton « universala », ĝi devas komenci malfermi sian pordon kiel eble plej larĝe . . . La sistemo de Hodler . . . estas detruita k la nuna UEA nur havas la nomon komuna kun la antaŭa. Sed mi antaŭdiras, ke tiel longe, kiel oni ne rekomprenos la vastajn principojn, laŭ kiuj Zamenhof, Hodler k multaj aliaj pioniroj — kiujn oni forpelis unu post la alia el la aktiva movado — imagis al si la esp-istan « frataron », la Heroldo k aliaj esp. periodikoj povos ankoraŭ dum longa tempo plenigi siajn kolonojn pri la temo de la organizo, sed la deziratan organizon ili ne atingos ! »

Esperanto-kongresoj sen esperanto

El « Heroldo » (8.III.) pri postkongresa ekskurso al Tripolio en aŭgusto lastjara : « . . . la redaktoro tralegis kelkajn alineojn el letero de Helmi Dresen² el Afriko, kie ŝi interalie raportas, ke dum la Krozado ŝi multe perfektiĝis . . . en la franca lingvo, precipe en la akcento. » — Senkomente.

Severa recenzisto.

Pri la « Plena Gramatiko » (Kalocsay-Waringhien), pri kies tro granda liberemo k arbitra kreemo de nefundamentecaj reguloj ni ankaŭ parolis en nia recenzo (« S-ulo » 435), la malnova akademiano k vortaristo Paul Nylén en « Svenska Esp. Tidningen » (marto) aperigas tre severan kritikon. Ekz. li skribas : « Tiu verko, kiu montras al ni multan lertecon k erudicion pri gramatikoj laŭ la latinrutina senco, tendencas fari el la akvoklaraj reguloj k komunkomprenaj leĝoj de esp-o ian skolastikan komplekson vualitan de milvorta terminologia aparato, en kiu la mizera lingvo esperanto dronas, tiel ke oni tute perdas ĝin . . . la tuto estas stranga supo tro spicita per propraj kapricaĵoj k arbitroj. » Pri fonetiko i.a. : « Jen facilanima provo sanktigi personan eraran elparolon francan-hungaran . . . kontraŭ Zamenhof. » « . . . Kun siaj meritoj detalaj la « Plena Gramatiko » estas malesperantaĵo . . . » Tio estas utila antaŭparolo por aĉetontoj k uzontoj !

¹ Kvazaŭ simboligas tiun ŝanĝon la ĵus anoncita translokiĝo de UEA el Ĝenevo al Londono. ² Estonianino.

LIBERON !

Iĝis laŭmode — en ĉiuj tavoloj de la socio — admiri iun aŭ alian formon de diktaturo. Ĉu tial oni konkludu, ke la homoj ne plu ŝatas la liberon ?

Ho, tute ne ! Al la milvizaĝa dio « Libero » nuntempe ja ne mankas adorantoj k pastroj. Ĉiam akurate la registaroj prizorgas la liberon de la bonaj civitanoj : financistoj, industriistoj k.a. La liberon de ŝtelistoj senlace defendas la advokatoj. Ĉiu bonzo de ĉia religio ne ĉesas postuli la liberon propagandi sian doktrinon. La armeoj eble pli vigle ol iam gardas la liberon de la patrioj, k la policoj tiun de la ŝtatoj. Eĉ la diktatoroj, tiuj fervoraj ĉampionoj de la nacia sendependeco, ne malofte montras sian liberamon. Sed ne utilas plimultigi la ekzemplojn. Sufiĉas konstati, ke en nia civilizita mondo ĉiun peceton da libero oni poluris, klasifikis, leĝigis. Al ni, kulturaj homoj, efektive ne povas konveni la kruda libero de primitivuloj k bestoj. La nia baziĝas sur disciplino. Obeado al la Estroj estas nepra kondiĉo de kolektiva k individua liberstato…

Dume el la mizer-abismo ĝemego eliĝas : « Liberon !! » Sed la Estroj absorbitaj per siaj taskoj, ne aŭdas…

Spartako.

Frakcia Vivo

Komuniko de la Sennaciista Frakcio

Tial ke K-do Lanti tre baldaŭ fariĝos senhejma vagulo tra la mondo, li do ne plu povos prizorgi materiajn aferojn de l’Frakcio. Kiu prenos sur sin tiun zorgon ? Pri tio povos decidi Frakci-kunsido, okaze de l’SAT-Kongreso en Manĉestro. Provizore prizorgos la funkciadon de l’Frakcio K-do Pakje, al kies adreso oni sendu de nun ĉion rilatan al la Frakcio : Esperanto, P. K. 92 Nyon (Svisio).

Antaŭ sia foriro el Francio K-do Lanti dissendos la 6-an n-ron de Herezulo al la K-doj, kiuj pagis la abonon por 1936. Kiuj deziras aboni aŭ renovigi sian abonon, tiuj bonvolu sin turni al la supra adreso. En kiu lando la 7-a k 8-a n-roj de Herezulo povos esti eldonataj, nun ni ankoraŭ ne scias. Ĉiaokaze la abonantoj povas esti tute trankvilaj : ili ja ricevos kion ili rajtas postuli . . .

Kvankam K-do Lanti ne plu prizorgos la Frakciajn aferojn, tio ne signifas, ke li tute fortiriĝas de l’batalo. La poŝto estas ja tutmonda servo, kiun povas uzi eĉ vagulo . . .

En nia frenezplena epoko, kiam diversspecaj patriotoj pretas partopreni novan, « lastan » militon, ni plifirmigu la reton de niaj interrilatoj k ĉiel provu teni nin for de la frenezaĵoj . . .

Dumvintre la sekcioj aranĝas siajn kursojn. Ke tio estas sufiĉe grava tasko, evidentiĝas per la fakto, ke unu el la roterdamaj sekcioj en la pasinta jaro havis proks. 250 kursanojn. Tamen multe faciligas tiun taskon la Federacio per tio, ke ĝi eldonis du taŭgajn lernolibrojn por komencantoj. Kursoj partoprenataj de ne pli ol 20 personoj montriĝis plej sukcesaj : unue restas ĝis fino granda parto el la lernantoj ; due la instruo estas pli efika pro la eblo de pli bona kontakto inter gvidanto k kursanoj. Nur por rektmetodaj kursoj necesas havi pli grandan kvanton.

Por ke la kursanoj jam antaŭe estu informitaj pri nia organizo, la Federacio havigas al ili nian gazeton dum la tuta kurso por 25 cendoj. Kompreneble tio tre faciligas la membrovarbadon post la kurso. Ĝenerale aliĝas 35-45 % el la komencnombro. — Aliĝinte, la komencantoj havas okazon sin kapabligi laŭvole k laŭpove, ĉar ĉiujare ni aranĝas, krom la komenckursoj, parolkursojn, daŭrigajn kursojn k kursojn por diplomo pri lingvoscio. Poste oni povas aliĝi al la studrondoj por akiri la diplomon pri instrukapablo. Bonan gvidilon por tiu celo ni trovis en la studgazeto « La Progresanto », kiu enhavas rubrikojn por diplom-studantoj.

Bezonante por tiom da kursoj aron da kursgvidantoj, ni multfoje organizas specialkursojn por tiaj kvalifikuloj. Pasintjare nia grupo organizis tian por tuta Amsterdamo. La amsterdama distrikto rekomendis ĝin, tiel ke la partopreno fariĝis sukcesa ; 50 partoprenantoj profitis la okazon por aŭskulti la instruajn lekciojn de niaj plej spertaj K-doj pri gramatiko, kursgvidado, literaturo, historio k.a.

Ĉiuj sekcioj aranĝas por siaj anoj ĉiusemajnan konversacian vesperon. Plej ofte oni traktas tie lingvajn aferojn, krome oni ludas, kantas aŭ konversacias, kompreneble instigcele esperantlingve. En malgrandaj sekcioj tia aranĝo ĝenerale kontentigas la membrojn, sed en la grandaj tio ofte estas vera problemo, pro tio ke la anaro konsistas el tri partoj : komencantoj, progresantoj k spertuloj. Kontentigi ĉiujn samtempe, ne eblas laŭ la konata aranĝo, k tial, por solvi la problemon, ni starigis komitaton por interna vivo. La rezulto estas, ke nun en ĉiu monato okazas du konversacioj por komencantoj, unu kulturvespero por spertuloj k unu kerno-vespero. En kvinsemajnaj monatoj estas du vesperoj por spertuloj. Per tio ni nun kontentigas ĉiujn kategoriojn laŭ speciala programo. Por komencantoj la programoj enhavas ekz. pritraktojn de lingvaj aferoj, komunan legadon, ludojn, korespondadon, simplajn demandojn ktp.

En spertulvesperoj ni atentas du flankojn, nome lingvon k laboristan esperantismon. Pritraktataj estas ekz. studado de esprimoj, stilo k vortaro, literaturo, historio k movado, internaciismo k sennaciismo, « per esperanto por socialismo », la laboro en k por SAT, ktp. La kernovesperoj donas bonan okazon trakti ĉiujn organizajn aferojn.

Ĉar tamen restis la malnova regulo ke ĉiu membro rajtas viziti ĉiujn kunvenojn, montriĝas, ke ni ekiris la bonan vojon : nun el 100 membroj regule ĉeestas 40-50 ; antaŭe el la sama nombro nur 20-35. Plie, malgrandiĝis la nombro da eksiĝoj.

Multaj grupoj posedas propran bibliotekon, en kiu troviĝas la plej bonaj k instruaj verkoj. Por la aliaj sekcioj k disaj membroj la Federacio havas ses vojaĝantajn bibliotekojn.

Tiuj, kiuj deziras pli detalajn informojn pri iu(j) sekcia(j) aranĝo(j), povas peti ilin de

W. H. v. Lier, Schaepmanstr. 5, II, Amsterdam (W).

— página 6 —

FAKA MOVADO

Helpu efektivigi bonan ideon !

En la batalo por nova, pli humana sociordo, ni devas serĉi ĉiujn eblojn, kiuj helpu nin kolekti la amasojn ĉirkaŭ niaj ideoj, veki indiferentulojn k instigi ilin al kunbatalo. Unu el la ebloj estas « Publika Scenejo », de kie oni povas senpere atingi la orelon k koron de l’amaso — ĉu per seriozaj ĉu per humoraj teatraĵoj, satiroj ktp.

Subskribinta K-do, senlabora artisto, jam delonge nutras la ideon pri fondo de teatro, kies repertuaro estu pure laborist-tendenca. Por efektivigi tiun ideon, mi bezonas la helpon de konsciaj K-doj, k pro tio turnas min al vi, tutmondaj K-doj. Proponu taŭgajn teatraĵojn vere arte altvalorajn k lab. tendencajn, kiuj ne postulas tro ampleksajn aranĝojn ; indiku la prezon k prefere koncizan resumon pri la enhavo de l’teatraĵo. La teksto povas esti angla, germana aŭ esp-lingva. Konsciante pri la manko de tia teatro, mi esperas ke modesta komenco estos ebla k certe trovos subtenon en formo de abonantoj ĉe laborista klaso.

K-doj, pruvu vian solidaran helpemon per baldaŭa respondo.

Adreso : Knut Holm, Sörgarden 102, Mölndal, Svedio.

Ekster nia Movado

Kun la angla, franca, germana k nederlanda, esp-o estis oficiala kongresa lingvo, egalrajta kun la grandaj naciaj lingvoj, okaze de Konferenco de l’Asocio por nova eduko en Utreĥto (Nederlando), de 14.-20. aprilo. Ankaŭ okazis esplingva parolado pri la temo « Esp-o kiel helpilo en la eduko al kunvivado ».

En la tendaro de la danaj militrifuzantoj esp-o estas instruata.

La 18-an de majo, en la « Tago de Bonvolo », la infanaro de Kimrio ripetos sian tradician tutmondan mesaĝon por la mondpaco. La radia disaŭdigo de l’alvoko okazos en la lingvoj kimra, angla, franca, germana, itala, hispana k en esperanto.

En Oslo (Norvegio) oni ĵus akceptis rezolucion pri esperanto kiel fako en la popollernejoj.

La 9-a Jugoslava Esp. Kongreso okazos 30.V.-2.VI. en Ljubljana, kun specialaj aranĝoj por blinduloj, katolikoj, instruistoj k laboristoj. Konferenco de laboristaj esp-istoj okazos la 1. junio matene. La ĉefaj aranĝoj estos radie disaŭdigataj per la loka stacio.

Esperanto-Domo en Arnhem (Holando) : Kurso pri esp. literaturo, 25.7.-1.8. ; Intern. perfektiga kurso, 3.8.-8.8. ; Seminario por Cseh-instruistoj, 10.-15.8. ; Rondvojaĝo tra Nederlando, 17.-22.8. Adr. : Riouwstr. 172, Hago (Cseh-Instituto).

RADIO-NOTOJ

Aperas de nun presita bulteneto Internacia S.O.S. Bulteno. Redaktas k eldonas s-ro Alglave, M., 150, rue Cronte-Voye, Blanc-Misseron (Nord), Francio. Jarabono 9.— fr. fr. por landoj-stokholm-konvencianoj ; por aliaj 12.— fr. fr. La gazeteto anoncas la radio-elsendojn pri k en esp-o.

Ĉeĥaj elsendoj : 28.4. (Moravska Ostrava, MET 18.00-18.15 h.) Blaha pri politika temo ; 29.4. (Brno, Praha k M. Ostr. MET 22.15-22.30) : Ĉeĥoslovakio laboranta ; 5.5. (Mor. Ostr., 18.00-18.15) kontraŭtuberkuloza ligo ; 6.5. (Brno ktp, MET 22.15-22.30) esp-lingva radioludo ; 12., 19., 26.5. (Mor. Ostrava, samhore kiel antaŭe).

[REKLAMO p.6] G. Bastjan : LA LIBERECANA SOCIO. Tradukis A. Ozre. 54 p. 11×17. Prezo : 3.60 fr. fr. SAT-eldono.

Recenzejo

FLE : Jubileumboek (Jubilea Libro) 1911-1936. Eldono : Federacio de Lab. Esperantistoj, Amsterdam (Postbus [nelegebla]). Prezo : 0.50 guld. (5.— fr. fr.). 160 pĝ. Form. 15,5×23,5 cm.

Tiu ĉi tre bele prezentita, per multaj bildoj ornamita jubilea eldonaĵo, aperanta en kvanto de 5.000 ekz-oj, prizorgita de K-doj G. P. de Bruin k J. v. Wijngaarden meritas vere sian nomon « Jubilea Libro ». Ĝi estas plua atestilo pri la forto de la Federacio nederlanda k estas propagande tre valora, — ankaŭ por SAT, kiu trovas honoran lokon tra la tuta libro. (La teksto estas nederlandlingva, escepte de kelkaj alilandaj salutleteroj.)

N. B.

Annie Rebers : La unuaj paŝoj en nova mondo. Eld. Federacio de Lab. Esperantistoj, Postbus (W)6, Amsterdam. 5 libretoj po 16 paĝoj. Form. 15×20,5 cm. Prezo por kajero 12 ½ ct. (1.25 fr. fr.).

Tiuj plaĉe prezentitaj k ilustritaj kajeroj estas enkondukitaj per nederlandlingva antaŭparolo de l’prezidanto de FLE. Tiuj libretoj helpos agrabligi esperantan kurson k formas la antaŭŝtupon por la « Unua Legolibro de SAT ». Ilia instrua valoro estas senduba, same ni rimarkis kun plezuro la klasbatalan tendencon. La lingvo estas senriproĉa, kion cetere tiaj eldonaĵoj postulas eĉ pli ol ajnaj aliaj legaĵoj. — N.B.

Ilustrita Lernolibro por praktika komenca kurso. Aŭtoro : Delfi Dalmau. Adreso : Apart. 5081, Barcelono. 30 pĝ. Form. 16,5×23,5 cm. Prezo : 1 angla ŝil. (30 ekz. 1 angla funto).

Lernilo por komencantoj laŭ didakta metodo, entute verkita en esp-o, kun bildoj montrantaj la objektojn, kies nomojn la lernanto akiras per la 12 tre koncizaj lecionoj.

Edmond Privat : Interpopola Konduto. Originalo. 154 pĝ. Form. 13,5×20 cm. Eld. Literatura Mondo, Budapest. Prezo broŝ. 3.—, bind. 4,50 sv. fk., plus 10 % por sendkostoj. Artoscienca serio de AELA, 1935.

Recenzo aperis en « Senn. Revuo ».

I. Lejzerowicz : El la Verda Biblio k Babiladoj kun Horaco Serĉer. Humoraj skizoj el la esperantista vivo. Ilustris R. Laval. Eld. Literatura Mondo, Budapest, 1935. 104 pĝ. Form. 11,5×14 cm. Prezo : broŝ. 0.90 sv. fk., plus 10 % por sendkostoj.

Recenzo aperis en « Senn. Revuo ».

Se construye el Socialismo en la U.R.S.S. de E. Lanti k M. Ivon. Eldonejo : Nervio, Rivadania 1273, Buenos-Aires (Argentinio). Formato : 18,5×13,5 cm. 80 p. Prezo : 20 ctvs.

Ĉi tiu broŝuro estas la hispanlingva eldono de Ĉu Socialismo konstruiĝas en Sovetio ?, kiun ni recenzis en la n-o 437 de « S-ulo ».

MEMORNOTO

Represis el « S-ulo » : The Industrial Worker, Chicago, 14.3. ; The Truth Seeker, Bell (Kalif.), 19.3. (Vupertalo).

Represis el « S. R. » : Arbetare-Kuriren, Malmö, 14.3. (pri Abisenio).

Priesper. artik. k notojn enpresis : Signalen, Stokh., 12., 19., 26.3., 2.4. ; Le Libertaire, Paris, 13.3. ; L’Ecole Emancipatrice, Saumur, 15.3. (kurso), 5.4. (recenzo) ; P.T.T., Paris, 26.3. ; D. Nieuwe Fakkel, Amsterd., 3.4.

Pri SAT aperigis informojn : Simbolo, Rosario (Argent.), n-o 5 (du plenaj paĝoj kun statutekstrakto ktp) ; La Voix Libertaire, Limoges, 28.3.

Pri la Kongreso : Manchester Evening News, 23.3. k sekvant. tagojn (ĝis 1.4.).

Raportoj pri la paskon okazintaj Federaciaj Kongresoj aperos en la venonta numero. La Jubilea Kongreso de F.L.E. en Hago estis vizitita de 1320 Gekamaradoj.

Portugalianoj !

Bedaŭrinde la rilatoj kun vi estas tre malfacilaj [?] ! Laŭ lasta sciigo el Lisbono eĉ la SAT-organoj [?] estas konfiskataj registare, kvankam [?] oficiala malpermeso ne ekzistas. Almenaŭ sc[nelegebla] ke la ekspedo estas farata el nia presejo sub [?] neŭtrala banderolo same regule, kiel ĝi estas [?] farata por ĉiuj aliaj landoj. Ni do neniel respondecas [?], k estas neeble al ni — kiel okazis ofte ĝis [?] nun — elspezi duoblan afrankon por sendi gazetojn duan fojon, ktp.

Kiuj ne ricevos regule, perigu al si la gazeton [?] tra la Lisbona centro (peranto).

Korespondado

(Simpla trilinia anonceto kostas 4.50 fr. fr.)

ĈEĤOSLOVAKIO

Mi interŝanĝas 100 poŝtmarkojn kun ĉi[nelegebla] landoj. Adr. : Franz Erben, Hochstr. 2[nelegebla] Grünwald a. N.

K-do Al. Hallas, Nam. svobody 12-III, Brno [?], dez. koresp. kôl [?], certa resp., interŝ. gaz. libroj[nelegebla]

FRANCIO

K-do Johano Gimenez, Maison Vinas,, Cournonsec [?] (Hérault), dez. korespondi kun Gekamaradoj el ĉiuj landoj.

Geinstruistoj deziras koresp. kun eksterlandanoj, precipe hispanoj. F. Coadou, rue Jules [?] Maciet, Château-Thierry (Aisne).

5 Gek-doj el nova grupo deziras koresp. kun eksterlandanoj, pecipe U. S. S. R., Anglio [nelegebla] Hispanio. Post elekto, almenaŭ PK estos sendataj [?] al ĉiu skribinto. Peranto : Georges Jarrossay [?], 101 rue Nationale, Cholet (M. et L.)

NEDERLANDO

K-do J. Tiele, Coolschestr. 71 B, 3 [nelegebla], Rotterdam, volas korespondi kun K-doj en la [?] tuta mondo pri ĉiuj temoj. Resp. gar.

Mi petas informajn leterojn (pri plej diversaj [?] temoj, sed simplaj vortoj k frazoj) el eksterlando [?], por presigi ilin en la soc. dem. virina [?] gazeto La Proleta Virino. Ne pli longaj ol 1 [nelegebla] kolono el « S-ulo ». Nenian rekompencon [nelegebla] Adr. : K-dino M. van Essen, Hornhuizen (Gron.).

Kelkaj gekomencantoj studantaj esperanton deziras korespondi ĉiulanden, P.I., pri ĉ. t. Certa respondo. Skribu al : Gösta Gyllensten, Värnamo (Svedio).

Anoj de studrondo en esperanto el industria urbeto volas korespondi kun ĉiu lando k pri ĉiu temo. Skribu al : K-do Kurt Andersson, Lillgården, Oskarsström (Svedio).

Esperanta grupo ĉe Sindikato de Metallaboristoj en Varsovio aranĝos en majo propagandan letervesperon k petas eksterlandajn Gek-dojn sendi L k priskribojn el la lab. vivo. Adr. : K-do Henryk Szczesny, Siedliecka 34 m 12, Warszawa 4, Polio.

Okaze de unujara ekzistado de laborista esperantista klubo de granda sukerfabriko en Amsterdam (Nederlando), ĝi organizos letervesperon. La celo estas havigi al la membroj korespondantojn. Esperantistoj ĉiulandaj tre afable estas petataj sendi leterojn k poŝtkartojn al la gvidanto : J. de Lange, Haarlemmerweg 213, Amsterdam. — Nepra respondo estas garantiata !

N.º 441, 25 de mayo de 1936

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

12-a JARO, N-o 441 — MONATA ESPERANTO-GAZETO — 25. MAJO 1936

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO, ADMINISTREJO K SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO : 67, avenue Gambetta, Paris 20e Poŝtĉekaj kontoj je nomo de SAT-Paris : Bruxelles n-o 350 189, S’Gravenhage n-o 211 533, Kopenhago n-o 4 986, Paris n-o 1234 22, Stokholmo n-o 74 153, Wien n-o D-109 068, Zagreb n-o 41 448, Zürich n-o VIII-200 49. Aliilande oni pagu per poŝtmandato je nomo de SAT, bonvalutaj devizoj en rekom. letero aŭ bankĉeko je nomo de « Bannier ».

KIAL SAT MERITAS NIAN SUBTENON

Preskaŭ jam du jarojn mi intencis verki artikolon por « S-ulo », sed saman tempon ĉi tiu intenco restis nura intenco. Pro kio mi ne efektivigis mian deziron, vi demandos ? Nu, simple pro la fakto, ke mi atendadis samtendencan verkaĵon, kia la mia, sed fluinta el plumo de pli lerta k kompetenta esperantisto ol mi. Tamen, vane atendinte, finfine mi kaptis la helpopretan skribilon, ordonante ĝin plenumi mian deziron. Pri kio temas ? Nu, pri sufiĉe delikata afero : pri SAT k ĝia organo « S-ulo ».

« Ho, ve », vi ekĝemos, « malnova novaĵo ». Jes, vere : malnova novaĵo.. sed ankoraŭ aktuala k ne malpli solvenda. Sed mi ne tro tedu vin per ĉirkaŭvojoj k pasu rekte tra la pordo en la domon : Ĉu S A T meritas niajn subtenon, membrecon ? Ĉu ĝiaj organoj indas posedi nian atenton ? Respondon pri ĉi tiuj demandoj donis la nederlandaj esperantistoj en sia jubilea kongreso. Tiu respondo certe ne estis dusenca. La du kritikintoj, kiuj mallaŭdis « S-ulo-n, » laŭ nederlanda proverbo « revenis kun longa nazo » (t.e. ili grave fiaskis), k mi kredas, ke ili, havante almenaŭ ioman konscion pri la realo, estonte evitos tian nefruktodonan kritikon. Intencante kritiki ajnan aferon, tion oni faru argumentplene k ne per facile refuteblaj infanaĵoj, kiuj ja povas ridindigi la kritikanton, sed ne sukcesos konvinki seriozulojn.

Por pruvi, ke « S-ulo » ne meritas nian atenton, oni ne insultu ĝin « pornografia » aŭ « rusi-malamika », ĉar tio ne estas argumento praviganta la opinion de l’kritikanto, sed pruvas, ke fakte oni ne havas argumentojn k sekve la kritiko estas nur infanaĵo, pri kiu seriozaj esperantistoj ne malŝparu tempon k atenton. La mallaŭdintoj, kiuj ne ŝatas « S-ulo »-n, asertis (en la sama kongreso), ke la plimulto el la FLE-a anaro ne legas ĝin. Kredeble ili mem ne legas « S-ulo’n ». Tiuokaze estas tute kompreneble, ke ili ne povas trovi verajn argumentojn.

Sed mi ne deviu k ripetu miajn demandojn : Ĉu SAT k « S-ulo » meritas niajn atenton k subtenon ? Ni klopodu kontentige respondi ĉi tiujn demandojn. En la unua kunsido de la FLE-a jubilea kongreso K-do Bartelmes tiom ĝuste diris : « Nur mondskale esperanto havas signifon por la laboristaro ĉi-planeda ». Tiuj ĉi vortoj estas la bazo, sur kiu ni finkonstruu nian tezon. NUR MONDSKALE ! ! Sed tutmonde praktiki esperanton eblas nur per tutmonda interkontakto. Tiun ĉi kontakton ni povas havigi al ni nur per tutmonda interkontaktilo. Tia interkontaktilo do povas esti ne partieca, sed… universale tutmondeca. Se ĝi reprezentus specialan tendencon, iun partiecon, ĝi estus ne tutmondeca, sed reprezentanto de iu partio, de iu tendenco.

Ni nun revenu al la deirpunkto : SAT k « S-ulo ». Ĉu SAT estas special-tendenca organizo ? Ne, ĉar ĝi konsistas el frakcioj, reprezentantaj samtiom da opinioj. Ĝia organizformo do evidente estas superpartieca, tutmondeca. Ĉu « S-ulo » havas specialan tendencon ? Superflua demando ! Tian ĝi ja ne povas havi, ĉar ĉiu frakcio el SAT-anoj rajtas konigi sian tendencan vidpunkton.

« Ho », kriegos kritikulo, « vi eraras, ĉar ofte K-do Petro fuŝatakis Rusion ». « Ha », larĝbuŝe protestas alia, « vi trompas, ĉar K-do Joĉjo kelkfoje malestime insultis la parlamenton k K-do Miĥaelo centfoje primokis la pastraron ».

Ekstaros ekscite kelkdeko da protestontoj. Nu, restu trankvilaj k konservu vian protestadon. Ĉu K-doj Petro, Joĉjo aŭ Miĥaelo estras super SAT k « S-ulo » ? Kial vi polemike ne refutu la asertojn de tiuj K-doj ? Vi ja rajtas fari tion. Vi ja estas SAT-ano. Ĝuste ĉar tiu organizo laŭ sia strukturo estas tutmonda, enhavanta ĉiajn tendencojn, vi havas bonan okazon konigi vian ideon k konvinki « la nigrajn ŝafojn ». Kial vi tion ne faras ? Ĉar vi ne tiom lerte direktas vian plumon, ĉar vi ne tiom bone regas la lingvon ? aŭ pro manko de argumentoj ? En la unua kazo vi diligente ekzercu vin k lastkaze vi silentu k penu alkutimiĝi la fakton, ke, krom vi, nia organizo gastigas aliulojn, kiuj estas tiom impertinentaj rajdi sur alia ĉevalo, ol la via. Vi kredas vin demokrato k per via demokrateco vi deziras silentigi alies buŝon, kritikantan vian sanktan religion, vian erarpovan doktrinon.

K-doj, vi rigardu ĉi tiun aferon iom pli profunde, iom pli serioze k ne tuj koleriĝu, aŭdinte alian opinion. Ekkonsciu la netakseblan valoron de organizo katenita al neniu aparta tendenco aŭ partio. En ĝi vi rajtas defendi vian opinion, en ĝi vi povas konverti « pekulojn ». En ĝi vi povas refuti alies asertojn. Kompreneble ne per infanaĵoj, sed per… argumentoj. Ĉi tio estas la granda valoro de SAT. Ĉi tio estas la granda avantaĝo de « S-ulo ». En via partigazeto vi ne bezonas polemiki, ĉar la legantoj estas viaj sampartianoj. Via opinio nur nuance diferencas de tiu de la aliaj. Sed la SAT-anaro estas birdaro diverspluma. Kun tiu vi povas polemiki. Al tiu vi propagandu viajn ideojn. Tiun vi konvertu. Ni bone konsciu pri tio. Vi ne diru : La enhavo de « S-ulo » ne plaĉas al mi. Sed, leginte malindan, trompan aŭ malveran artikolon, vi prenu vian plumon k per argumentoj vi refutu la malverajn asertojn. Mokon k ridon vi ne atentu. Seriozulo ne mokas k ridas pri alies opinio, almenaŭ se ĝi… estas opinio. Nur infanaĵoj ridindigas.

Nieuwenhuizen, Hago.

[REKLAMO p.1] Aĉetu la riĉenhavan Majnumeron de Sennacieca Revuo. Prezo de l’kajero : 2,25 fr. fr. Jarabono : 25.— fr. fr. 16 paĝoj. Riĉe ilustrita. SAT.

— página 2 —

44 — SENNACIULO

XVI-a KONGRESO DE S.A.T.

en MANĈESTRO (Britio) 2-7. aŭgusto 1936. Adreso de la OKK, 16, Lily Street, Manchester 8 (Britio).

6-a Komuniko.

Loĝado. Ĉar ni ne povos provizi al ĉiu kongresano senpagan privatan loĝejon, K-doj, kiuj povas pagi, bonvolu noti tion sur la aliĝilo. Oni ne timu, ke la kosto ĉi tie estas alta ; eĉ ĝi estas malpli alta ol la kosto londona. Oni povas tranokti en pensiono dum semajno por nur 7 ŝilingoj. Laŭvole gastoj aŭ aĉetas la propran manĝaĵon k petas la domestrinon ĝin kuiri, aŭ pli simple manĝas en kafejo en la urbo.

Manĝado. Matenmanĝo kostas de 9 pencoj ĝis 1 ŝil. 6 pencoj ; ĉefmanĝo kostas de 1 ŝil. 3 pencoj ĝis 2 ŝilingoj ; k vespermanĝo de 1 ŝilingo ĝis 2 ŝilingoj. Trinkmono ne estas deviga, sed kutime oni lasas du pencojn sub la telero, kie la manĝkosto superas ŝilingon. Ekzistas pluraj, sed ne multaj, vegetaraj kafejoj, k ankaŭ ni intencas starigi bufedon en la Kongres-Halo, kie K-doj povos aĉeti simplajn manĝojn (inkluzive vegetaraj) je pli malalta prezo.

Pri unu afero ni volas averti. La biero en Anglio estas multe pli fortgrada ol aliilande ; zorgu, ke vi ne ebriiĝu !

Vizitoj. La industrio, kiu famigis Manĉestron tra la tuta mondo — la katunfabrikado — certe havos grandan intereson por la vizitantoj k ni aranĝis, ke parto da kongresanoj vizitu unu el la plej grandaj fabrikoj de la distrikto. Al ĉi tiu konstruo liveriĝas la kruda kotono rekte de la arbustoj en Ameriko k Egiptio, k post kombado, ŝpinado k teksado estas finfine forsendata, en la formo de ŝtofo, al tiaj malproksimaj lokoj kiel Ĉinio k Hindio.

Alia parto vizitos karbminejon, kie K-doj mem povos vidi la strangajn k mizerajn kondiĉojn, pro kiuj suferas tiom multe da laboristoj Lankaŝiraj. Pliajn vizitojn ni ankoraŭ aranĝos.

Subteno. La Kongreso ricevos la subtenon de la Manĉestra Metia Konsilantaro (Manchester Trades Council), k ĝiaj reprezentantoj bonvenigos la SAT-anaron de sur la estrado de la Halo. Nia propagandado por la movado pli efikos, se ni povos montri al la lokaj laboristoj multegon da anoj el multego da landoj. Do ni petas denove — ŝparu la monon, penegu ĉeesti, k SENPROKRASTE ALIĜU.

3-a LISTO DE ALIĜINTOJ.

  1. K-dino M. v. Essen, Hornhuizen, Nederlando ; 39. K-do M. Leblanc, St. Quentin, Francio ; 40. K-dino M. Bowden, Manchester ; 41. K-do W. Smith, Nelson, Anglio ; 42. S. Pugmire, Liverpool, Anglio ; 43. R. Figuls, Barcelona, Hispanio ; 44. J. Figueras, San Esteban de Bas, Hisp. 45-46. G-doj Veen, Amsterdam ; 47. X. Aŭstrio ; 48. K-do M. Rosner, Dublin, Irlando ; 49. D. Fernandez, Bilbao, Hisp. ; 50. X. Germanio ; 51. K-do P. Thorsen, Hillerod, Danio ; 52. J. Baron, Darwen, Anglio ; 53. W. Prent, Amsterdam.

La sekretario de l’manĉestra filio de BEA sciigis nin, ke dum majo aperos esperanta katalogo pri la libroj haveblaj ĉe la Centra Konsulta Biblioteko Civita en Manĉestro. Kongresontoj, kiuj dezirus unu ekzempleron, povos ricevi ĝin senpage, skribante al : S-ro C. Nowell, Central Library, Manchester, Britio.

Propono n-o 1.

La Kongreso elektu komisionon el ses diverslandaj K-doj, por kolekti k redakti la regulojn pri gvidado k konduto ĉe kunvenoj. La rezulto de la komisiona laboro fariĝu la gvidilo por la prezidantaro dum estontaj kongresaj kunsidoj.

J. Sulski (4304).

ĈE LA LABORISTAJ ESPERANTO-ASOCIOJ

Jubilea Kongreso de la Federacio de Lab. Esperantistoj (Nederlando) en Hago (11./13.4.36).

Tiu ĉi grandioza manifestacio okazis en Hago, la sama urbo, kie antaŭ 25 jaroj areto da K-doj fondis la organizon. Du el la pioniroj-fondintoj povis persone partopreni tiun ĉi jubilean kongreson (K-doj K. H. Meijer k J. L. Bruin) k direkti kelkajn salutparolojn al la kongresanaro, kiu konsistis el 1.340 Gekamaradoj, anoj de la Federacio (t. e. triono de la tuta membraro). 118 sekcioj sendis mandatitajn reprezentantojn. La sabaton (11.4) okazintan festvesperon ĉeestis pli ol 1.700 personoj ; en tiu vespero i.a. infangrupo aŭdigis esp-lingvajn kantojn k teatraĵetojn. Roterdamanoj amuzis la K-dojn per satira teatraĵo, prezentanta malglatan esp.-kongresan kunsidon tre ĝenatan de fuŝuloj.

La Roterdamanoj donacis al la estraro okaze de l’Jubileo belegan standardon arte broditan.

En tri laborkunsidoj tre discipline vizititaj de la anaro, oni pridebatis la raportojn de l’estraro, la buĝeton k la diversajn proponojn, post kio la estraro estis aklame k unuanime reelektita. Plimalaltigo de la kotizo estis malakceptata per 2213 voĉoj kontraŭ 1172 (k 65 sindetenoj). Estis akceptate (kontraŭ 478 voĉoj) pagi al la kongresdelegitoj la restadkostojn helpe de ekstra kotizeto pagenda en la monatoj antaŭirantaj la kongreson. Oni longe debatis pri la infankursoj k ilia organizado k elektis tiurilate komisionon el kompetentuloj.

En siaj salutparoloj la prezidanto de FLE (K-do Faulhaber) k la reprezentanto de l’Plenumkomitato de SAT (K-do Bartelmes) substrekis la bonajn rilatojn inter ambaŭ organizoj, la landa k la tutmonda.

Post debato tre honoriga por SAT k ĝia organo, la kongreso per 3.401 voĉoj kontraŭ nur 49 voĉoj rekonfirmis sian sintenon en rilatoj al SAT : konservi plej firman kontakton kun nia asocio k pluigi la abonon al « Sennaciulo » por ĉiuj federacianoj. Same oni rekonfirmis la Apeldornan rezolucion, nome ke IPE-anoj k ISE-anoj ne povas esti membroj de la Federacio.

Speciala kunveno de SAT-anoj okazis lundon matene (13.4.) ; ĉeestis ĝin ĉ. 80 Gek-doj. Oni ĉefe traktis pri perantlaboro k organizado de l’varblaboro por SAT. La ĉefperanto por Nederlando, K-do Bas Vels, faris koncizan raporton pri sia laboro k estis unuanime reelektita por sia funkcio.

La venonta fed. kongreso okazos en Gento (Belgio).

Kongreso de F.E.O.¹ en Havro (Le Havre) (11./13.4.1936).

Ĉeestis proksimume 75 Gek-doj ; estis reprezentitaj Parizo, Havro, Ljono, Marsejlo, Angers, Tours, Cholet, Fabrègues, Fécamp, Montargis, Malakoff, St.-Denis (pariza regiono), St-Etienne k.a. ; krome ĉeestis kelkaj izoluloj. Prezidis la kunsidojn K-doj Guillaume k Meyer. Oni pritraktis en la unua kunsido la demandon pri unueco de l’lab. esp. movado en Francio. Estis akceptita de 12 grupoj (325 voĉoj) kontraŭ 2 grupoj (35 voĉoj) rezolucio de l’Anĵera grupo, kiu por nova unueca organizo postulas kiel statutan bazon 1) la sendependecon de l’lab. esp. movado de la neŭtrala movado, laŭ la devizo « For la Neŭtralismon », 2) deklaron ne okupi sin pri propradire politika laboro (tasko de partioj, sindikatoj kc). Ĝia ekskluziva tasko estu propagando k instruado de esp-o en lab. rondoj. K-do Pâris defendis vane apartajn proponojn de l’Malakofa grupo rilate la strukturon k sintenon de l’nova unueca federacio. Sola li estis ankaŭ por pledi, ke la nova FEO okupu sin pri esperantlingva informservo (kio estas serva tasko de SAT, sed ne de LEA ! — aŭ pli bone, de la Frakcioj). Okazis telegram-interŝanĝo kun la sam-tempe en Orleano okazanta FEP-kongreso. Rezulte estis elektata 6-membra

¹ Fédération Espérantiste Ouvrière.

— página 3 —

SENNACIULO — 45

komisiono por la intertraktoj pri unueco, kiuj devos okazi en Parizo. La kongreso pridebatis en dua kunsido la raportojn de l’estraro k akceptis ilin preskaŭ unuanime¹. La federacia sekretario estas reelektita (K-do Lafon) ; sekve la sidejo de l’Federacio restas Parizo. La Federacio havis fine de 1935 779 anojn (en la antaŭa jaro 765). Kvin grupoj malaperis, ses novaj stariĝis.

Oni deziresprimis por okazigo de l’venontjara kongreso en Lille.

La Havra grupo (entenanta nun 70 membrojn) tre bone organizis la kongreson. Post la laboro okazis vizito al la haveno k al la ŝipego « Ile de France ».

3-a Jarkonferenco de SAT en Britio okazis, samdate kiel la antaŭe cititaj kongresoj, en Manĉestro ; ĝin partoprenis 29 K-doj (26 membroj, tri gastoj) el 11 urboj. La raportoj de la sekretario, de l’kasisto, librejisto, de l’redaktoro de « Lab. Esperantisto» k de l’gvidantino de koresponda kurso estis unuanime aprobataj. La libroservo donis financan profiton. La membrostato estas 83. La korespond-kurso bone progresas (kursanoj en 14 lokoj). K-doj Roberts k Rosenbloom (Manĉestro) faris propagandvizitojn al pluraj grupoj. K-doj el Leeds, Preston k Liverpulo povis raporti pri kontentiga stato de l’tieaj SATEB-grupoj. K-do Sugar, sekretario de l’O.K.K., instigis al fortostreĉo por sukcesigo de l’SAT-kongreso, post raporteto pri la jam farita laboro. Jena propono estis unuanime aprobita (krom unu sindeteno) :

« La 3-a Jarkonferenco de SATEB, priesplorinte la aktualajn k pasintajn kaŭzojn de la skismo ĉe SAT, plene subtenas la nunan sintenon de la Plenumkomitato de SAT. »

¹ Nur 7 voĉoj el la Malakofa grupo solidariĝis kun K-do Pâris ; 7 sin detenis.

Konsekvenca kontraŭmilitisto

La komandanto-flugisto de l’K.L.M. (reĝa aernavigad-asocio) A. Viruli, rezerva leŭtenanto-flugisto de la nederlanda milit-aernavigado, skribis la 22-an de aprilo 1936 leteron al ministro Kolejn (Colijn),en kiu li deklaras, ke li rifuzos militservon, kiam li estos alvokata por tio.

Jam en oktobro 1935 li skribis en artikolo en la « Verda Amsterdamano », kiun oni devigis lin retiri : « Se ies profesio estas gardi en iafoje malfacilaj cirkonstancoj la vivon de vojaĝantoj ĉiunaciaj, k se oni en multaj bataloj k en la bonaj horoj poste klare ekkonsciis, kiom altvalora estas la vivo, k kiom indas savi ĝin, kiom tute freneza montriĝas do ĉiu politiko, kiu volus, de malantaŭ elpensita limeto, detrui homan vivon pogrande, por atingi ian celon.»

Kaj : « Mem mi estas nederlandano, k mi ŝatus resti tia, sed same bone kiel mi preferas iri per du kruroj en Londono ol per unu en Amsterdamo, same bone mi fariĝos morgaŭ brito aŭ belgo, se mi povos savi per tio nederlandajn, belgajn aŭ britajn homajn vivojn. Mia patrio estas pli kara al mi ol kia ajn lando — sed la vivon de mia filo aŭ de kies ajn filo en Sudhamtono (Anglio), Lieĝo (Belgio) aŭ Oberamergavo (Germanio) mi tute ne volus riski por tio. »

Komunikis 17.981.

Tra la Esperanta Gazetaro

La evoluo de l’vestaro k modo.

Sub tiu titolo ni trovis en « Scienca Gazeto » (Rockford, Usono) interesan artikolserion. Ni citas el ĝi nur jenan pensigan paragrafon : « … Ĉu vere ili (la virinoj) estas sklavinoj de la modo ? Ĉu la virinoj vere sekvas ĉion, kion ordonas la kapricoj de la modfarantoj ? Mi kuraĝas diri, ke ne ! Ne la virinoj estas la sklavinoj, sed la viroj estas la veraj sklavoj de la tirano MODO. Inter deko da virinoj [?] oni vidas dekon da diversaj vestaĵoj. Ĉiu el la dek virinoj volas esprimi sian individuecon per sia vestaĵo. Sed inter deko da viroj oni vidas nur unu kostumon. Fakte, se ili estus senkapigitaj, oni ne povus distingi unu de la alia… Kompreneble ni ne parolas pri naciaj aŭ regionaj kostumoj, sed nur pri la universala pariza eŭropo-amerika modo. »

Senartaĵoj en priarta revuo.

En « Literatura Mondo » (marto-aprilo) oni trovas sur unu paĝo (36) tre belan poemon de Th. Gotje (Gautier) pri « La arto », esperantigitan de Kalocsay. « For pasas ĉio. Staras nur art’ eterne plu. Urb’ falas : transvivas ĝin statu’. » Ktp… Sed vid-al-vide, sur la sekvanta paĝo (37) teruras nin abomena senartaĵo : portreto (kredeble simbola !) de laborista knabino, tiel fuŝe pentrita (ĉu intence, ĉu pro nekapablo ?), ke ĉiu laborista junulino vidante tion, k kaptite de naŭzo, devus ekprotesti al la « artisto », kies nomo estas Jenő Barcsay.

« Svenska Arb. Esperantisten » (aprilo) enhavas interesan artikolon de K-dino L. Karlsson pri nia moralo. Ŝi malkaŝas la hipokriton de l’burĝa socio rilate moralecon, en la seksa kunvivo, en la familio, en la subpremo al la virino. Ŝi montras ankaŭ la respondecon de l’eklezio en tiu falskompreno pri moralo. Ŝi konkludas kuraĝe k konvinke : « La burĝa moralo, interne putra kiel la tuta kapitalista socisistemo, neniel taŭgas al sanaj progresemaj klasbatalantoj. Nia tasko estas tial substitui ĝin per moralo, kiu baziĝas sur profunda veramo en ĉiuj niaj agoj, do per moralo kiu povas sin pravigi antaŭ la propra konscienco. »

[REKLAMO p.3] Ĵus aperis ĉe SAT : Frateco en la Vivpraktiko. Broŝuro plena de ideoj k sugestoj de Henrieta Roland-Holst. Tradukis el la nederl. K-dino Buis. 28 paĝoj. Prezo : 1.50 fr. fr.

Hispana Letero

En Hispanio, de kiam venkis la maldekstraj partioj, la riĉuloj forkuras el la lando kiel ratoj, portante kun si la monon. Pro tio la regantoj devis malfaciligi la mon-eksporton, k tia « cenzuro » atingis ankaŭ la privatan korespondadon al eksterlando. Ĉiu, kiu volas registrigi leteron al eksterlando, devas porti ĝin malfermite antaŭ la poŝtoficiston, kiu lasta [?] kontrolas, ĉu la letero enhavas monon.

Rilate la malhelpon al forkurado de l’riĉuloj el la lando, mi komuniku al vi jenan fakton : Ĉe la provinca registarejo en Pontevedra (kie mi loĝas) oni bezonis atendi 8 tagojn por sukcesi akiri pasporton por Portugalio aŭ Francio. Kompreneble tiu malfaciligo celis la monposedantajn forkurulojn, sed en sia efiko ĝenis ĉiujn.

Pri la pastra laboro jeno : Kiam estis okazonta la voĉdonado, la pastroj k kelkaj katolikaj kuracistoj tage k nokte kuris de loko al loko, serĉante kapti ge-voĉdonontojn por sia afero. Tiuj viraĉoj kompreneble prefere vizitadis domojn, en kiuj loĝas virinoj aŭ timemaj viroj, kiujn ili minacis per la infero k ankaŭ per la komunismo. Ili diris : « Se ni perdas, tiam tuj venos la komunismo k vi restos sen bovinoj, sen kampoj, sen domo, ktp. Nenio restos al vi ; en tiu okazo Hispanio estos dua Rusio. » Tamen, la voĉdon-tagon ili malaperis, k mi mem konas pastron, kiu devis kuri kiel vulpo tra la arbaro por rapide atingi sian loĝejon. Mi pensas, ke nun tiuj uloj estas konvinkitaj, ke kelkio ŝanĝiĝis k iom post iom ankoraŭ pli multe ŝanĝiĝos.

Kion mi rakontis, okazis sur la kamparo.

19 514.

Ĉiu SAT-ano ricevas ĉiujare kontraŭ relative malgranda sumo membro-atestilon, Jarlibron k dekdu n-ojn de la oficiala organo. Duobligante sian elspezon, li ricevas krome ĉiumonate belan 16-paĝan ilustritan Revuon. La membreco rajtigas al partopreno en la asocia vivo k utiligo de l’ serva aparato, kontentiganta liajn esperantistajn bezonojn.

LA HOLANDA KARAVANO al la SAT-Kongreso nombras jam 37 partoprenontojn. Inter ili estas kelkaj, kiuj nur provizore anoncis sin, ĉar ili ne estas certaj pri sia libertempo. Entute estos 42 sidlokoj. Kiu ankoraŭ deziras kuniri, sendu baldaŭ sciigon al K-do C. J. Veenendaal, WEST-GRAFTDIJK, Nederlando.

[REKLAMO p.3] TEKNIKO — Elektroteknikisto deziras korespondi kun interesiĝantoj en kiu ajn lando, pri tekniko k matematiko, kun la celo apliki la tiurilatajn terminojn. Respondo certa. Adreso : A. van Scheepen, de Sillestraat 274, Hago, Nederlando.

— página 4 —

46 — SENNACIULO

Diskutejo

Homamo.

Pri la milito en Etiopio skribis K-dino 15408 kelkajn malbonhumoraĵojn pri la penadoj k oferoj de la kuracistoj k flegistoj. Mi opinias, ke ŝi nek estas prava nek justa.

Se ni pripensus, kia estas ilia rolo en la militoj, eĉ ni dankos ilian homan laboregon. Ne nur la flegado de la vunditoj, moderigante ilian dolorojn k resanigante la militviktimojn (la plejmulto el ili batalas ja kontraŭvole aŭ senkonscie) estas la tasko de la sanlaboristoj, sed ankaŭ k ĉefe, eviti al la homaro la pestajn teruraĵojn. El la militoj naskiĝis ĉiam la epidemioj, des pli teruraj, ju pli malsufiĉaj k malbonaj estis la sanigaj servoj. Ni devas rimarki, ke en duonsovaĝa lando, kiel Etiopio, tiuj servoj preskaŭ ne estas, k pro tio aliaj pli civilizitaj landoj sendis tien ambulancon por plenigi tiun mankon. Kiam Italio detruigadis tiujn ambulancojn k mortigis la sanlaboristojn, ĝi ne nur atakis la etiopianojn, sed ankaŭ la tutan homaron.

Ni ne devas kulpigi la kuracistojn k geflegistojn pro la milito. Ili ne estas mortigilfabrikistoj k ne havas profitojn el la hombuĉado. Ni ne devas lasi nin regi nur de la cerbo, sed ankaŭ de la koro. Kun bedaŭro mi konstatas, ke el la homoj unuj lasas sin regi de la cerbo, aliaj de la koro k aliaj ankoraŭ de la stomako. Kaj K-dino 15408, kiun mi salutas, devas demandi kuracistojn, ĉar ŝi eble estas hepatmalsana.

[REKLAMO p.4] Ni liveras al vi por nur 2.— fr. frankoj afrankite la libron : EKZILO de ALEKSI RZEWSKI. Tradukis Kaz. Domoslawski. 8 paĝoj. SAT-Paris.

Frakcia Vivo

Komuniko de la Socialista Frakcio

Pro eksiĝo de K-do Pâris, la internacia sekretariejo transloĝiĝis al Amsterdamo (K-do W. F. Kruit, Curaçaostr. 124,I).

Dum la kongreso de la nederlanda LEA okazis frakcia kunsido, en kiu oni decidis ŝanĝi la frakcian strukturon. La frakcio ne plu konsistos el la socialistaj membroj de SAT k la LEA-oj, sed el t.n. konfiduloj.

Apud ĉiu sekcio de la IIa Internacio funkciu konfidulo, kiu, agnoskita kiel tia de la koncerna partio, prizorgu la specialajn servojn poresperantajn k peresperantajn en la partio k krome estu peranto inter partio k la koncerna LEA. La landa konfidulo havigu al si la kunlaboron de regionaj k grandurbaj konfiduloj, kiuj siavice prizorgas respektive la regionajn aŭ urbajn servojn. Plie la landa konfidulo havu regulan kontakton kun la internacia estraro.

Opiniante, ke tiuj ĉi simpligo k faciligo de la frakciaj laboroj trovos la aprobon de niaj socialistaj K-doj, mi petas, ke bonvolaj K-doj jam anoncu sin por povi komenci la organizadon. Krom la K-doj el la demokrataj landoj, mi ankaŭ petas anoncon de K-doj, kiuj povos funkcii, kiel perantoj inter la internacia sekretariejo k la elmigrintaj estraroj de la ekzilitaj partioj el Germanio, Aŭstrio, Italio k Rusio.

Specialan atenton mi petas por la frakcia kunsido en Manĉestro. Kiom eble oni donu mandaton al K-doj vizitontaj la SAT-kongreson en Anglio, por priparoli la pli detalajn informojn pri nia propono en supre nomita kunsido. Pluaj komunikoj pri la aranĝoj de l’konfidularo, la tagordo por la manĉestra kunsido k la projektitaj laboroj, sekvos en la venontaj n-oj.

Int. Sekr. W. F. Kruit.

Komuniko de l’Anarkista Frakcio

Kelkaj SAT-anoj el Barcelono pritraktis la revivigon de l’Anarkista Frakcio de nia kara organizo. Tial ni, eksciinte, ke en SAT ne ekzistis plu sekretariejo de l’Frakcio, prenis sur nin la rajton organizi ĝin k mi estis elektata sekretario. Post apero de l’adreso en la Jarlibro mi ricevis kelkajn aprobleterojn de anarkistaj SAT-anoj, kiuj petis sciigojn pri farotaĵoj de l’Frakcio. La K-doj eksciu, ke baldaŭ mi dissendos cirkuleron al la informpetintoj kun sufiĉaj klarigoj k aliaj interesaj aferoj. Ĉiuj notu mian adresŝanĝon !

José Garcia, Castillejos, 389, pral. 1-a, Barcelono, Hispanio.

En nia Movado

(Kroniko)

FINLANDO. En februaro ĉi-jara oni fondis en Helsinki novan Lab. Esp. Klubon, kiu tre forte startas. Ĝi aranĝis i.a. komencan kurson kun 50 partoprenantoj. Klubanoj estas 75. Prezidanto, K-do J. Lindholm, adr. : Kankurinkatu 8, B. 8, Helsinki. Ĉar en la lando lab. esp. movado jam multajn jarojn tute dormis (adreso de FLEA en la Jarlibro estas erara !), la fondiĝo fakte signifas, ke oni povas atendi reviviĝon ankaŭ de l’ dormanta Finlanda LEA.

N. K.

PORTUGALIO. Lisbono. La SAT-rondo kunvenis regule ĉiumonate en diversaj kvartaloj ; la kunvenojn ĉeestis preskaŭ ĉiuj anoj. Dum lasta trimonato estis decidita k plenumita subten-aliĝo al nia XVI-a kongreso. Propagandcele ni havigis glumarkojn k afiŝojn, kiujn ni uzis ĉe Lisbona esp. sidejo k alie. Niaj K-doj diligente agitadis por nia asocio, sukcesante anigi kelkajn novulojn (la sukceso ne estas pli

NETAŬGA DISKUTO PRI TAŬGA LINGVO

Al iu K-do, kiu sekvas kurson por la germana lingvo, mi proponis, ke li lernu esperanton. Li malakceptis la proponon, komencante vervan paroladon kontraŭ esperanto. La enhavo konsistis el kelkaj argumentoj, miksitaj kun multaj asertoj pri la utopieco de lingvo universala. Kvazaŭ torento la paroloj fluis el lia buŝo, k kiam li finis, en mia konscio svarmis konfuza amaso da aŭditaĵoj.

Respondante, mi agis laŭ tiu sama procedo k refutis unue tiujn parolojn, kiuj plej freŝe prezentiĝis en mia konscio. Fragmentoj el liaj ceteraj paroloj sinsekve revenis en mian memoron k influis la disvolviĝon de mia respondo. Ankaŭ ties enhavo prezentis sekve konfuzan mozaikon el plej senorda aro da refutoj. Kaj tial mi supozas, ke mia parolado kaŭzis en lia kapo staton tiel ĥaosan, kiel lia en mia kapo. Tamen ankaŭ al li tio ne malhelpis la kunmeton de nova liavica respondo multvorta kun sama efiko k sekvata de kelkfoja ripeto de la tuta diskuta procedo. El tia diskutado venas venkinto nature la homo, kies kapablo fari ampleksan miksaĵon el argumentoj k ŝajnargumentoj, estas supera. Hontante mi devas konfesi, ke en ĉi tiu okazo, tiu homo estis… mi.

Kiam mi poste repensis pri la interparolo, mi sentis malkontenton pri ĝia rezulto, k mi decidis zorgi en venontaj okazoj por diskutprocedo pli fruktodona. Al konfuza atako, kian mi supre menciis, mi povos respondi ekzemple : — Nu, K-do, vi evidente atentis pri la principo, ke « kontraŭul’ konfuzita jam estas duone venkita ». Vi superŝarĝis mian memoron per nedistingebla amaso da asertoj, en kiu eble troviĝas ankaŭ kelkaj argumentoj. Mi proponas, ke ni kune ekzamenu vian paroladon, distingante la argumentojn de la asertoj. Por ebligi tion, vi ripetu ĉiun argumenton aŭ aserton aparte, donante al mi okazon por, se eble, refuti ilin. Nur tiel nia diskutado povos konduki al inda rezulto. Imagu, K-do, ke por respondi al vi, ankaŭ mi kolektus tian miksaĵon el kelkaj argumentoj kun multaj asertoj, ĉu vi opinias, ke tiel nia konflikto solviĝos ? Ja ne ! Tia interparolo ne meritas la nomon « diskuto », sed « babilado ». La lastan parolon havas k sekve pravas tiu, kiu estas plej babilema.

Ŝajnas al mi, ke ĉiu bonvola K-do pri ĉi tio konsentos. Kaj tiu konsento formos la bazon por diskutado vere fekunda.

Sed iuj el la legantoj eble rimarkigos, ke eĉ en debataj kunvenoj oni ne aplikas tian diskutan sistemon. Ĉu do ankaŭ tie okazas nur babiladoj ?

Efektive mi iam aŭdis « debatojn », kiuj tre similis la interparolon faritan de l’K-do kun mi. Sed vera debato estas neniel komparebla kun hazarda diskuto. Ĝi plenumiĝas sub tute aliaj cirkonstancoj. Serioza debatonto antaŭe ordigas sian scion pri la temo k aŭskultante al sia kontraŭulo, li povas facile fari notojn, ĉar ankaŭ ties parolado estas orde aranĝita. Sed al diskuto, kiu ekokazas hazarde post renkontiĝo, la cirkonstancoj estas multe malpli favoraj. Ĉiu el la legantoj ja povos prezenti ĉi tion al si k superflua do estus kompara analizo. Prefere mi ekprovu rekonstrui la diskuton. Por la disvolvo mi observos la rimarkojn, kiujn mi supre faris. Do post ĉiu argumento aŭ aserto, parolitaj de la K-do, mi tuj sekvigos mian respondon.

Mi : Ĉu vi ankoraŭ vizitas la kurson por la germana lingvo ?

Li : Jes ! Ĝuste hodiaŭ, en la mateno, mi ĉeestis la dekan lecionon. Sed mi tute ne estas kontenta pri ĝi, ĉar mia instruisto tre malbone plenumis sian taskon. Li traktis la

— página 5 —

SENNACIULO — 47

granda pro la mizeraj vivkondiĉoj de l’ĉi tiea laboristaro). Barreiro. La 2-an de aprilo L.E.S. « Progresemaj Amikoj » aranĝis propagandfeston en la loka kinejo. Parolis K-doj d-roj Domingos Monteiro k Saradela d’Oliveira pri « esp-o k la homa solidarsento ». Longe aplaŭdis ĉ. 1000 ĉeestantoj. K-do 1.004 propagandparoladis la 13.IV. pri SAT k ĝiaj organoj.

SVISIO. La 7-a renkontiĝo de l’Svisaj Lab. Esperantistoj en Olten elmontris la malfacilaĵojn, kontraŭ kiuj devas lukti la sufiĉe malforta lab. esp. movado en Svisio. Eĉ en grandaj urboj la kurslaboro k grup-laboro ne estas multe sukcesa. La zorgo pri « La Semanto » (monata gazeto) transiris en aliajn manojn (redaktoro K-do Uetschli-Wattenwil ; administr. K-dino Jeanne Schmutz, Feldstr. 24, Allschwil).

Korespondado

(Simpla trilinia anonceto kostas 4.50 fr. fr.)

ĈEĤOSLOVAKIO

K-do Josef Hruška, Kaplirova 1108, Budejovice III, volas koresp. kun okcid. K-doj (francaj, hispanaj k anglaj) pri poŝtmark-interŝanĝo, PI, ankaŭ pri lab. gimnastika movado. Al ĉiuj mi respondos.

FRANCIO

K-do A. Mazière, 94, avenue de Louyat, Limoges (H.-V.), 21-jara, dez. interŝ. PI, L, kun Gek-doj el ĉiuj landoj.

KANADIO

Victor Man, 579 Logan Avenue, Toronto, dez. korespondantojn tutmondajn, kiuj iel interesiĝas pri aviado. Respondo nepra.

NEDERLANDO

23-jara junulo dez. regule koresp. kun Gek-doj el ĉiuj landoj. Adr. : H. Verhulst, Gruttostr. 33, Haarlem. Certa resp.

K-do J. B. Pak, Talmastr. 54, Rotterdam, deziras korespondi kun Ge-kamaradoj, ĉ. l. Nepre respondos.

Lab. Esp. Grupo aranĝos letervesperon la 14-an de julio. Skribu multnombre al K-do J. Vogel, Langeleegte 57, Veendam. Resp. garantiata.

3 K-doj dez. koresp. kun K-doj el ĉl. pri ĉ-temoj. Certa respondo. Interŝ. gaz., PI, ktp. Skribu al K-do C. Wolthuis, Aegidiusstr. 16, Rotterdam.

Esperanto-grupo dez. kor. kun Gek-doj ĉl. pri ĉt. Resp. gar. Adr. : P. Fillekes, v. d. Driftstr. 21, Vlaardingen.

K-do J. M. Daams, Seringenstr. 6, Zwolle, serĉas korespondant(in)on en Usono. Ĉiuspecaj temoj. Resp. gar.

Amsterdamaj SAT-Anoj, atentu ! Jaŭd-vespere, la 4-an de junio, okazos kunveno por la amsterd. SAT-anaro en la ejo Hudsonstr. 127 (West). Urĝe necesas ĉies ĉeesto ! Punktojn por la tagordo oni sendu al la urba perantino : H. Oudenhoven-Bishoff, Kanaalstr. 48, III, Amsterd. W.

K-do Jacob de Lange, Zuideinde A 186, Oostzaan, dez. korespondi kun Gek-doj el ĉiuj landoj. Certa respondo. L aŭ PK.

Pli ol 40 finstudintoj dez. kor. kun Gek-doj el ĉ. landoj pri ĉ.t. Resp. garantias K-do C. Prins, Sneeuwbalstr. 70, Amsterdam.

JUGOSLAVIO

Niaj gegrupanoj dez. koresp. L, PI, pri ĉ.t., kun Gek-doj el ĉl. Adreso : Esperanta Grupo, Ptuj.

SVEDIO

Anoj de Örby Esperanto-Klubo deziras korespondadi. Leterojn k poŝtkartojn sendu al Signe Johansson, Björkebo, Brättingstorp, Kinna.

Gek-doj en k eksterlande

La 18 an de junio 1936 Sekcio Roterdam IIIa de F.L.E. feste rememoros sian 5-jaran ekziston. Okaze de tio, komitato i.a. intencas grandskale ekspozicii, k por montri al la vizitontoj la tutmondan intereson je la 5-jara ekzisto de nia sekcio, ni instigas ĉiun leganton tiel en- kiel eksterlande, dum tiu monato sendi saluteleteron al K-do W. Borsje, Multatulistraat 29, Rotterdam (WEST), Holando.

Alvoko al ĉiuj lab. esperantistoj en- k eksterlandaj !

La 20-21. junio okazos en Grünwald ap. Gablonz a. N. Laborista Festo. La esperantistoj aranĝos ekspozicion pri korespondaĵoj, broŝuroj, libroj, gazetoj, fotoj k.a. propagandmaterialo. Por ke nia ekspozicio estu impona, kompare al la kelkmila atendata ĉeestontaro, k ĉar la grupo ne havas sufiĉe da ekspoz-materialo, ni petas ĉiujn sendi al ni, ĉu donace, ĉu prunte elmontrotaĵojn. Helpu al ni konvinki indiferentulojn k montri la sukceson de fakta prol. esperantista solidaro. Ĉion adresu al : K-do Josef Bergmann, Reinowitz 226, ap. Gablonz a.N., Ĉeĥoslovakio.

ONI PETAS !

Prilaborata estas biografio de l’poeto-revoluciulo Erich Mühsam, kiu aperu plej malfrue okaze de lia tria mortotago, 1937. Ĉiuj Gek-doj estas petataj disponigi leterojn, bildojn, gazetartikolojn, plene aŭ prunte. Precipe oni serĉas la broŝurojn Askona k La ĉaso en Harden, k la polemikan teatraĵon La liber-edziĝintoj. Adr. : Auguste Elzholz, Wurmsergasse 45-109, Wien XV (Aŭstrio).

VOJAĜANTOJ

Biciklantoj k piedirantoj, kiuj vojaĝos tra Danio, estas petataj viziti ankaŭ la klubon en

kazojn, sed tiele, ke mi komprenis aŭ almenaŭ lernis nenion. Preskaŭ du horojn li paroladis, klopodante klarigi al ni la signifon de « kazo ». Sed vane, almenaŭ koncerne min, ĉar mi ankoraŭ ne scias ties signifon.

Mi : Ŝajne vi iom troigas. Paroli du horojn, nur pri la signifo de vorto, tio preskaŭ ne estas kredebla. Sed ĉiuokaze, pli utilan laboron li farus, se li instruus al vi kelkajn el la multaj reguloj, havantaj po ankoraŭ pli multaj esceptoj. Kaj eble ankaŭ tiu laboro ne estus tre utila, ĉar… kial propre vi lernas tiun lingvon ?

Li : Kial mi lernas tiun lingvon ? Stranga demando ! Kun pli da rajto mi povus demandi : — kial vi ne lernas ĝin ? — Estas ja tre utile scii fremdan lingvon, precipe la germanan. La pasintan someron mi vizitis kun du amikoj diversajn lokojn en Germanio. Unu el la amikoj scipovis la germanan lingvon k mi konstatis, ke por tiu K-do la vojaĝo estis ankoraŭ multe pli interesa ol por ni. Pro sia lingvoscio li estis nia ĉefo k ni estis nur liaj sekvantoj, tute dependaj. Reveninte hejmen, mi tuj eklernis la germanan lingvon.

Mi : Evidente vi do havas la intencon iam reviziti Germanion. Sed, se vi estas tiel vojaĝema, vi eble poste deziros viziti ankaŭ aliajn landojn, ekzemple : Francion, Anglion, Danion, Svedion, ktp. Ĉu vi tiam eklernos ankaŭ ties lingvojn ?

Li : Ho ne ; tio tute ne estas necesa ! La germanan oni parolas en tuta Centra Eŭropo k ankaŭ ekster tiu regiono oni ĝin trovas multe uzata.

Mi : Ĉu vere ? Ĝis nun mi ne sciis tion ; k kvankam mi konas vin homo verama, tamen ĉi tiun aserton mi ne tuj povas kredi. Cetere nun mi rimarkas, ke la aserto estas ankaŭ ne tre pozitiva. Per la vorto « Centra Eŭropo » oni povas indiki vastan terenon, sed ankaŭ sufiĉe malvastan. Tamen la kunteksto supozigas almenaŭ, ke vi ĝin uzis en la senco unua. Preskaŭ la samo estas direbla pri la « multuzateco de la lingvo ekster Centra Eŭropo. »

Ni supozu, ke la germanan oni uzas efektive tiom, kiom vi diris — kio motivas tian disvastiĝon ? Ĉu tio, ke tiu lingvo havas eksterordinare bonajn kvalitojn ? Ĉu ĝi estas simpla, facile lernebla ? Tute ne ! El la modernaj lingvoj la germana havas gramatikon plej komplikitan. Ankaŭ nacia supereco ne povis kaŭzi precipan disvastiĝon. Tial do mi ne povas kredi, ke la germana lingvo ial troviĝas en pli favora situacio ol ekzemple la lingvoj angla k franca. Se necesus elekti preferindan el la lingvoj nomitaj, la angla pro siaj gramatiko relative simpla k multuzateco konata verŝajne havus plej grandan ŝancon. Sed por interkompreniĝi kun homoj el diversaj nacioj plej preferinda super ĉiuj estas ja tiu lingvo, kiu apartenas al nenia nacio k kies konstruo estas plejeble simpla k klara. Tiu lingvo estas esperanto, kies alpreno por uzado en internaciaj rilatoj signifas favoron ne al iu nacio aparte, sed al ĉiuj kune. Rilate logikecon, simplon k klaron, neniu el la naciaj lingvoj povas konkuri kun ĝi.

Aŭdinte la nomon de nia lingvo, la K-do kuntiris la brovojn k post momento ekflame komencis sian senordan pledon kontraŭ tiu ĉi lingvo. Mi analizas :

Aserto : Esperanto estas lingvo senviva, kia la latina.

Kontesto : La sola motivo por juĝi lingvon senviva konsistas en la neuzateco. Lingvo uzata vivas, lingvo neuzata malvivas. Sekve ankaŭ la latina ne estas tute senviva, ĉar oni ĝin uzas almenaŭ en medicino. Ĝi do fariĝis lingvo sole faka. Sed esperanton oni uzas en la ĝenerala vivo. Tial ĝi estas tiel viva kiel iu ajn el la modernaj naciaj lingvoj.

— página 6 —

48 — SENNACIULO

Ikast, por resti kelkajn tagojn en tiu vilaĝo situita 25 km. okcidente de Silkeborg. Skribu al: Th. Jorgensen, Bredgade 8, Ikast, Danio.

Internacia lingvonormigo en la tekniko (speciale elektrotekniko).

Tiu grava faka verko germanlingva (kun esperanta resumaĵo) de E. Wüster, 431 paĝoj k 4 tabeloj, tole bindita, estas havebla por la duona prezo, t.e. por 60 fr. frankoj, afrankite, ĉe SAT (nur unu ekz-o !). Interesiĝantoj, atentu pri tiu unufoja oferto !

MEMORNOTO

PRIESPER. ARTIK. K NOTOJN ENHAVIS : Signalen, Stokh., 9., 16., 23., 30.4. ; Le Travail, Verviers, 3., 24.3. ; De Nwe Fakkel, Amsterd., 24.4. ; La Femme Socialiste, Paris, majo.

PRI SAT ENPRESIS : Le Travail, Verviers, 3., 16.3., 11.4. (S-ulo anonctekstoj).

PRI LA KONGRESO : Labour’s Northern Voice, apr. ; Ourselves, aprilo.

NIA POŜTO

16 285. — « Saturno » verŝajne en junia SR.

13 661. — « Integra homo » aperos en junia SR.

17 177. — Ambaŭ sendaĵoj ric. k akceptitaj.

POŜTMARKOJ

Kolektantoj de poŝtmarkoj deziras korespondi kun aliaj kolektantoj en la tuta mondo, por reciproke kompletigi siajn kolektojn. Respondo garantiata.

Adreso : M. Fortuin, de Sillestraat 270, Hago, Nederlando.

NEKROLOGO

La 15-an de aprilo mortis en aĝo de 70 jaroj unu el niaj plej sindonaj k fervoraj anoj

K-do J.L. SLAVENBURG

SAT-ano n-o 18.225. Inter ni esperantistoj li estis konata kiel onklo Vilhelmo. Li faris tre multan laboron por nia afero. Ne nur ni, sed la tuta esp. movado suferas gravan perdon. Honoron al lia memoro !

La Apeldorna Sekcio de Nederlanda F.L.E.

Mortis la 11-an de junio 1935

K-dino A. BERGSTEDT el STRÖMSTADT

(Svedio)

SAT-ano n-o 17.761.

Sindonema de longaj jaroj al nia afero, ŝi meritas honoran memoron nian. La komunikon ni ricevis de ŝia korespondantino : K-dino H. A. Buis.

POR ŜTOPI LA BREĈON

Laŭ rekomendo de la XV-a Kongreso ni alvokas ĉiujn Gek-dojn fari sian eblon por helpi definitive likvidi la ŝuldojn kreitajn en la antaŭaj jaroj, kiuj ne estas forigeblaj per la ordinara buĝeto de la Asocio.

45. listo.

SAT-Rondo, Zwolle …….. fr. fr. 50.— A. Rehman, Ascona ……. 5.—

Ni kvitancas danke !

La Sat-Oficejo estas fermita de 24.V.-1.VI.

[REKLAMO p.6] Unika verko en la esperanta literaturo estas PLENA VORTARO DE ESPERANTO 2-a revizita k kompletigita eldono. Ne-malhavenda por ĉiu praktikanta esperantisto. 512 paĝoj dense kompostitaj. Form. 14,5 × 20 cm. Prezo de l’plentole bindita libro : 60.— fr. + registrita afranko. Escepta prezo por SAT-anoj : 54.— fr. afrankite. SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20.

[REKLAMO p.6] HEREZULO Daŭre diras tion, kio ne estas direbla en la SAT-organoj. Enhavo de la 6-a n-ro: Gvidpunktoj Nova publika letero pri sennaciismo (daŭrigo) » PEK Laboro « El k pri la ruĝa faŝistejo Per-Pied-Ent-A Malfermaj leteroj Ĉe la internaciistoj Por nia Medito — ktp. Herezulo estas nepre malrekomendinda al fanatikuloj, kies mensa ekvilibro povus ricevi tro fortan skuon per tia legaĵo ; sed pripensemuloj alte ŝatas k ĝuas la enhavon de ĉi tiu kuraĝa, sendogma revueto. Abonprezo : 4 int. respond-kuponoj aŭ sumeto samvalora. Abonojn ricevas : ESPERANTO, P. K. 92, Nyon (Svisio).

Argumento : Troviĝante en fremda lando k ne sciante la lingvon de la popolo, sed nur esperanton, oni estas dependa de unu, aŭ en plej bona okazo de kelkaj esperantistoj tie vivantaj.

Respondo : Tio estas vera, sed montras nur, ke multaj homoj ankoraŭ ne konscias pri la devo de ĉiu kulturita homo lerni esperanton. Ni laboru por veki en ili tiun konscion.

Cetere ŝajnas al mi preferinde kompreni almenaŭ unu homon kie ajn, ol ĉiujn homojn en nur unu difinita lando. Krom tio oni ne forgesu, ke eĉ post multjara studado la uzo de fremda nacia lingvo ankoraŭ prezentas malfacilaĵojn. La kunparolanto, kies gepatra lingvo ĝi estas, troviĝas, pro tio, en avantaĝa situacio. En esperanto oni ne trovas malfacilaĵojn, almenaŭ ne tiajn, kiuj ne apartenas al la esenco de lingvo kompleta. Kaj esperanton ĉiu homo povas scii tiom bone aŭ malbone, kiom li mem deziras.

Aserto : Esperanto estas malriĉa lingvo, per kiu oni povas esprimi nur ŝablonajn diraĵojn.

Respondo : Vi ne scias la lingvon, sekve vi ne rajtas juĝi pri ĝiaj kvalitoj. Kontraŭ viaj asertoj mi povus meti la miajn, ke esperanto estas male tre riĉa lingvo, kiu tute taŭgas por la esprimado de ĉiaj pensoj en la plej variaj formoj, ke ĉi tiun lingvon mi uzas pli facile k pli korekte ol mian patran lingvon, kvankam la patran mi lernadas de la jaro, kiam la lango ekbalbutis la unuajn vortojn, dum esperanton mi studas nur de tri jaroj. Sed hodiaŭ tiuj ĉi asertoj havas por vi nenian valoron ; nur lerninte esperanton vi povos konstati ilian ĝuston.

Aserto : La okupado pri esperanto englutas la energion de multaj laboristoj, tiel ke ili ne, aŭ ne plu, partoprenas la aktivan batalon kontraŭ la kapitalismo.

Respondo : Ĉiuj homoj, kiuj deziras anstataŭigi la kapitalismon per alia ekonomi-politika sistemo, konsentas, ke por atingi tiun celon estas necesa la unuiĝo de ĉiuj proletoj. Sed pro la diversaj naciaj lingvoj, la proletoj eĉ ne povas nur kompreni sin reciproke ; kiel do unuiĝi ! ? Enkondukante neŭtralan simplan lingvon, kiun ĉiu naciano povas facile ekposedi, la esperantistoj do faras laboron favoran al la interesoj de l’proletoj k sekve malfavoran al tiuj de l’kapitalismo ; per aliaj vortoj: ili aktive kontraŭbatalas la kapitalismon. Vi komprenas sub « aktiva batalo » nur la laboron por iu politika partio, sindikato aŭ simila organizo revolucia, sed ĉu ne ankaŭ vi konstatis, ke la diversaj politikaj partioj (en Nederlando) malpli batalas kontraŭ la kapitalismo ol unu kontraŭ la alia ? Tial via laboro verŝajne estas eĉ malpli efika ol la laboro de tiuj politike pasiviĝintaj esperantistoj.

Cetere vi eraras opiniante, ke esperantistoj ĝenerale sin tenas pasivaj rilate politikon. Se vi povus legi la raportojn pri la SAT-kongresoj, vi mem konstatus la eraron. Anstataŭ neglekti la politikon pro esperanto, iuj esperantistoj miaopinie eĉ iom malzorgas la korektan uzon de sia lingvo pro la tro fervora sinokupado pri politiko. Se aktiveco pri politikaj aferoj estas por vi sinonima kun partiemo, eĉ ankaŭ tiam vi ne havas kaŭzon por plendi pri esperanto, ĉar sufiĉe multaj esperantistoj portas tiun kvaliton (mi dirus preskaŭ : malgraŭ esperanto). Tamen mi devas konfesi, ke ekzistas esperantista organizo, nome SAT, kiu per sia statuto stariĝas super la partioj k kiu sekve iam eble havos membrojn ne plu partiemajn, ne plu naciisme influeblajn,¹… sed mi rapidu aldoni, ke tiu organizo jam plurfoje suferis preskaŭ mortigajn atakojn fare de partiemuloj…

19 428.

¹ En Nederlando estas « socialistoj », kiuj pretas militi kontraŭ la italaj barbaroj, t.e. la itala popolo.

N.º 442, 25 de junio de 1936

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

12-a JARO, N-o 442 — MONATA ESPERANTO-GAZETO — 25. JUNIO 1936

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO, ADMINISTREJO K SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO : 67, avenue Gambetta, Paris 20ᵉ Poŝtĉekaj kontoj je nomo de SAT-Paris : Bruxelles n-o 350 189, S’Gravenhage n-o 211 533, Kopenhago n-o 4 986, Paris n-o 1234 22, Stokholmo n-o 74 153, Wien n-o D-109 068, Zagreb n-o 41 448, Zürich n-o VIII-200 49. Alilande oni pagu per poŝtmandato je nomo de SAT. bonvalutaj devizoj en rekom. letero aŭ bankĉeko je nomo de « Bannier ».

RAPORTARO DE LA PLENUM-KOMITATO DE SAT (1935-36)

A. Ĝenerala Parto

Konsisto de la Plenum-Komitato. — La Komitato reformiĝis en Parizo, post kiam la pariza kongreso estis aprobinta (unuanime) la agadraportojn lastjarajn k neniu alia urbo estis proponinta kandidatojn por la nova dujara periodo, por kiu validas mandato de P.-K. (vd. Statuton, paragr. 10). Ĉar post la foriro el Parizo de K-do Bubo la Komitato konsistis nur el 5 membroj, necesis al-elekti unu novan anon, laŭstatute. Okaze de la elektoprocedo mem K-do Ĝermen deklaris sian eksiĝon el la P.-K. pro ofta malharmonio kun la ceteraj P.-K.-anoj « en la ĝenerala koncepto pri la taskoj k la rolo de nia Asocio » (vd. n-on 434 de « S-ulo », p. 75). La fakto estas, ke K-do Ĝermen en la tempo inter februaro 1935 k aŭgusto 1935 ŝanĝis sian sintenon k koncepton pri la unuec-problemo. Dum en februaro li aprobis senrezerve (eĉ skribe) kiel la ceteraj P.-K.-anoj la enhavon de la artikolo, aperinta sub titolo « Principoj de Unueco » en la februara « S-ulo » (1935), verkita de K-do Lanti laŭ komisio de la P.-K., li en aŭgusto 1935, t.e. okaze de la kongreso, kredis devi pledi por la vidpunkto de K-doj kiuj opinias realigebla la unuecon sen rigora apliko de la nomitaj gvidprincipoj de SAT. Post elekto de anstataŭanta K-do okazis la re-distribuo de l’funkcioj de P.-K.-anoj, en la kunveno de l’29-a de oktobro. Kiel prezidanto elektiĝis K-do Banmer, SAT-ano 11, kunfondinto de SAT. La novaj membroj en la P.-K. estas K-doj Avid k Piron.

Ĝenerala Konsilantaro — Konflikt-Komisiono. — Notinte lastjare pri la elekto de Ĝ. K.-anoj por la horzonoj (kategorio A), ĉi-jare ni povas konstati la funkciadon sufiĉe normalan de tiu instanco. Estis dissendataj de la P.-K. unu k de la K.-K. dua cirkulero al la Ĝ.-K.-anoj, el kiuj granda parto respondis. Ni mem, kiel tion antaŭvidas la Statuto, rilatas nun kun la konsilantoj nur pere de la K.-K.-sekretariejo, kiu lasta havas la taskon koncentrigi ĉe si la korespondaĵojn de la konsilantaro k kiu sialoke raportos pri sia laboro. Rilate nian sintenon en la unuecfronta problemo, ni ricevis la plenan aprobon de la Ĝ.-K.-anoj, kiuj respondis pri tiu punkto en la unua cirkulero, k ni notis diversajn iliajn sugestojn (tiun de K-do Veder eĉ en la gazeto).

Referendumo. — La referendumon pri du proponoj el la lasta kongreso (a) Aldono al par. 9-a de la Statuto ; b) Frakcia Regularo) partoprenis 247 membroj (proks. 18 % el la membraro). El ili 227 akceptis ambaŭ proponojn, 5 malakceptis la unuan, 12 la duan k 3 ambaŭ proponojn. La koncernaj tekstoj sekve validiĝis.

Frakcioj. — Unuan jaron aplikiĝas la Frakcia Regularo, akceptita ĉe la lasta kongreso. Ŝajnas ankoraŭ tro frue, por riski definitivan juĝon pri la valoro de tiu Regularo. Ĝian principan neceson pruvas tamen la fakto, ke kvar frakcioj dum la jaro pli malpli regule funkciadis, el kiuj unu restarigita : la anarkista. La sperto jam montras, ke praktike la Frakcioj ne povas konsisti nur el SAT-anoj (kun escepto de la Sennaciista Frakcio). Oni vidu tiurilate la socialistan, la anarkistan frakciojn. Cetere tio ne povas esti nepra postulo de SAT, ekster kies kadro funkcias la Frakcioj. La solaj postuloj de nia organizo estas tiuj formulitaj en la Regularo. La kondiĉo tamen por tio, ke SAT donas al Frakcioj sian apogon, estas, ke SAT-anoj formu en la koncernaj frakcioj la kernon, la aktivularon.

La Kongreso devos rekonfirmi la Regularon, se ne intertempe prezentiĝos proponoj pri ŝanĝoj aŭ aldonoj al ĝi.

Administracio k Redakcio funkciis kiel en la antaŭa jaro, ĉe la Sidejo de SAT. Pro severaj ŝparaj kaŭzoj, por plene ekvilibri la novan buĝeton, serioze ekzameninte la lastjaran bilancon k konstatinte, ke diversaj provizoraj ekstraj laboroj estas finitaj (rilate instalon de l’sidejo k libraro en Parizo, refondon de l’librotenado post la transpreno el Leipzig, ADLEL), la P.K. decidis, tuj post la lasta kongreso, rezigni je la salajrata laboro de K-do Ĝermen. Sola restis kiel salajrata oficulo K-do Bartelmes, kiu, estante redaktoro de la organoj k jam antaŭe zorginte pri la administraj laboroj rilate membrosliparon (kotizoj) k gazet-adresilaron (ekspedo), transprenis ankoraŭ parton el la laboroj ĝis tiam faritaj de K-do Ĝermen (libromendoj, korespondado). K-do Banmer, prezidanto de la P.K., plue dediĉis senpage sian liberan tempon por plenumi la librotenadon, prizorgi la kas-aferojn k tiurilatan korespondadon k div. aliajn laborojn, kiujn postulas la bona funkciado de la centraj servoj. Eĉ nun ni bedaŭras, ke ni ne pli frue ekŝparis la salajron de K-do Ĝermen. Nun ni konstatas, ke dum la pasintaj 10 monatoj la Adm. k Red. tre normale funkciis, per la nuraj zorgoj de Banmer k Bartelmes. Certe la maldungo de K-do Ĝ. pliŝarĝis la du restantajn oficulojn, sed ilia plia penado estas rekompencata per la penso, ke tiel pli bone fartas la asocia kaso.

Pri la Adm. k Red. (teknika parto, ciferoj) aperos apartaj raportoj, same pri la ĉapitro Presejo k Eldon-agado (koncerne libro-eldonadon). Ni akcentu nur ĉi-loke denove, ke SAT estas la sola lab. esp. organizo, kiu sukcesis, malgraŭ politika k ekonomia krizoj, aperigi regule siajn du revuojn k la Jarlibron, enhavanta fidindan adresaron.

Breĉo. — En la lasta kongreso K-do Pâris faris la proponon peti de la membraro ekstran pagon, por fine amortizi la ŝuldon, kiun lasis la pasintaj batal- k krizo-jaroj. La kongreso decidis, ne akceptante la ideon pri ekstra pago, speciale vigle alvoki por « ŝtopado de la Breĉo » per la oficiala organo. Fakte la iniciato mem estis bona, k ankaŭ la kontribuado, pri kiu ni kvitancis en la gazeto (se la sumoj superis 5 frankojn francajn) estis sufiĉe kontentiga. Eĉ K-doj, kiuj finance troviĝas en tre nefavora situacio, transpagis por tiu celo sumetojn. Tiom pli ni bedaŭras, ke aliaj anoj, kiel la iniciatinto pri la ekstra pago mem, ne faris sian eblon…

La intertraktoj kun IPE (nur kun IPE, ĉar ISE neniam klopodis partopreni en starigo de unueco !). — Ni raportis en konciza formo en preskaŭ ĉiu numero de « S-ulo » pri la stato de l’t.n. unuec-traktadoj, — parte per represo de l’leter-interŝanĝo, se ni juĝis tian represon (k foruzon de l’spaco) necesa, — parte per citoj el la gazetoj de IPE. La legantoj sekve estas informitaj pri tio, ke la intertraktoj ĝis nun ne liveris iun konkretan rezulton. La plej multaj K-doj sendube aprobos, ke ni ne dediĉis ankoraŭ pli da spaco el nia organo al tiu afero (oni bone memoru, ke granda parto el la legantoj de « S-ulo » eĉ ne estas SAT-anoj !), por ne tedi la K-dojn per « literaturo », kiu per si mem prezentas nenian progresigan elementon. Se tamen ekzistas K-doj, al kiuj plaĉus, se ni plenigus multajn paĝojn, por komplezi al IPE, per agitmaterialo pri PEK-laboro ks, ke tiuj bone komprenu, ke ni tro serioze konsideras nian gvidan taskon, por lasi nin irigi sur tiun vojon.

Resumo de l’faritaĵoj. — En aŭgusta « S-ulo » ni publikigis leteron de IPE al la kongreso de SAT, k ties respondon senditan al la IPE-kongreso kune kun la gvidrezolucio. Nur meze de oktobro IPE respondas, per letero kiun ni publikigis en novembra « S-ulo ». IPE aldonis al sia komenta letero la respondon de l’IPE-kongreso al la punktoj de l’SAT-letero. La komentoj de l’Centro estas tiel drastaj k signifaj, ke ni ne volis malpliigi ilian klaran sencon per publikigo de l’popunkta respondo de la kongreso, — respondo malpreciza k nekontentiga, ĉar evita rilate la ĉefan k esencan punkton : la ebligo de l’SAT-propagando en Sovetio¹ (ĉiuj aliaj punktoj estas bagatelaj, sensignifaj kompare kun tiu). Niaj gazetoj estas redaktataj kun tia respekto pri objektiveco, ke ilia malpermeso, efektiviĝinta kiel sekvo de la skismo sur la sovetia teritorio, estas tute absurda. La samo estas direbla pri la SAT-libroj. Imagu, ke eĉ libroj kiel « Ŝtato kaj Revolucio » (de Lenin) k « La Komunista Manifesto » ne havas permeson eniri Sovetion, ĉar ilia eldoninto estas SAT ! Ĉu pli granda absurdaĵo estas imagebla ?

Por ni tiu punkto estas la akso, ĉirkaŭ kiu turniĝas ĉio alia : ni ne povas koncepti mondskalan unuec-agadon kun organizo, kies ĉefa kolono estas la soveta sekcio (SEU), se tiu organizo ne faras la necesajn paŝojn por nuligi la malpermeson de nia Asocio k de ĝiaj eldonaĵoj en la lando de l’proleta diktaturo. Ni atendis vane tiurilatan elpaŝon…

Ni respondis baldaŭ post ricevo de l’letero el IPE-centro al ĝi (la respondo aperis sub la IPE-letero en nov. « S-ulo »). Ni ricevis novan leteron, meze de decembro, en kiu ni trovis la koncepton, ke komuna agado devas okazi ĉirkaŭ iuj politikaj taskoj (batalo kontraŭ faŝismo, imperiismo k milito, k.s.). Ni respondis al tiu letero la 27. decembro, simple konstatante, ke neniu el la

¹ Nome, libera enkonduko de l’SAT-gazetoj, k SAT-eldonaĵoj, libera k senriska aliĝo al SAT.

— página 2 —

50 — SENNACIULO

leteroj k rezolucioj interŝanĝitaj ankoraŭ publikiĝis flanke de IPE ; sekve ilia promeso ne estis plenumita.

Ni devis atendi ĝis fino de januaro, kiam fine aperis, post plurmonata interrompo, n-o de « Sur Posteno », kiu enhavas parton de la dokumentoj pri la unuec-intertraktoj. Sed mankis en ĝi la grava letero de IPE-centro de l’1. oktobro, kiu sin deklaris kontraŭ allaso de iuj tendencoj el la lab. movado en komunan organizon eventualan. Post nia atentigo, finfine en marto aperis ankaŭ tiu dokumento en « S.P. ».

Ŝajnas al ni utile rimarkigi, ke la nomita letero de la IPE-Centro estis konsiderata kiel « mallertaĵo » ĉe la kongreso de la francia sekcio de IPE (en aprilo 1936), — mallertaĵo ja nur pro tio, ke ĝi estis publikigata en Sennaciulo, k… post longe, ankaŭ en « Sur Posteno ».

Sed depost nia respondo (fine de decembro) ni restas sen plua respondo el la IPE-centro. Anstataŭe la al Londono translokiĝinta sekretario de l’IPE-oficejo ekstersovetia, nur kelkajn tagojn antaŭ reapero de « S. P. », klarigis al ni la kaŭzon de l’prokrastita enpreso de dokumentoj. Al tiu skribaĵo ni respondis la 19. februaro, substrekante ke ni « kun bonvolemo ekzamenos la eblon havi iun tagon intervidiĝon kun la tri komisiitoj de la lasta IPE-kongreso » — intervidiĝo ĝis tiam neakceptebla niaflanke, pro la fakto ke la duma leterinterŝanĝo kun la centro ne liveris la necesan bazon de konfido, kiun oni nepre bezonas por povi interrilati en senĝena kamaradeco kun komisiitoj. Ankaŭ pro tio, ke ne ankoraŭ aperis ĝis tiam la leteroj interŝanĝitaj en « S.P. ».

Ni ne ricevis respondon koncerne la intervidiĝon ; anstataŭe, oni mokis en « S.P. » (marto) pri nia bonvolema sinteno, k oni ŝajnigis nekompreni, kial ni ne tuj kun larmoj en okul’ konsentis brakumi la IPE-eliton ! — Sed en la aprila n-o de Prol. Esperantisto (organo de la francia sekcio de IPE) ni trovas jenan klarigon : La trimembra komisiono, elektita de la kongreso, skribis leteron al la Centro en Leningrado, por havi konfirmon de la mandato ricevita en Antverpeno ; al tiu peto IPE-Leningrado ne respondis ! Do ni povus pensi, ke tiu Komisiono ne estas rajtigita de IPE, por trakti kun la Plenumkomitato de SAT, — kio pruvas la pravon de nia sinteno rilate al la nomita Komisiono…

Kaj oni skribis ankoraŭ ion pli malbonan en la febr. n-o de « S.P. » ; tie nome oni povas legi, ke « ni (t.e. centro de IPE k SEU) dum iuj kondiĉoj sur iu certa kampo povus ekiri komunan fronton kun » — parto da SAT-anoj, sed ke ili konsideras la SAT-estrojn simple kiel kontraŭrevoluciulojn ! Nu, ĉu kamaradeca intertraktado eblas kun kontraŭrevoluciuloj ? Gek-doj, fronte al tia spiritostato, ĉu ne estas nia devo, kiel gvidantoj de nia organizo, esti tre singardaj rilate la intertraktojn kun IPE ? Ni pensas, ke jes, k pri nia tiurilata agado ni plene respondas antaŭ vi.

El la plumo de ĉefaj IPE-gvidantoj ni cetere posedas abunde dokumentojn, kiuj atestas pri ilia ŝanĝiĝemo, sekve de partiaj konsideroj. Ni do staras antaŭ tre klara alternativo : aŭ ligi la sorton de esperanto al la zigzaga taktiko, al la ŝanĝiĝaj bezonoj de partioj, — aŭ cementi la movadon sur laŭaj principoj, kiujn postulas la esenco, la aparta karaktero de nia proletesperanta movado.

Sole la principoj aplikataj de SAT (vidu « S-ulo »-n de februaro 1935) ebligas faktan, daŭran unuiĝon de ĉiuj laboristaj esperantistoj, kiuj sincere deziras la unuiĝon. Tiom longe, kiom oni obeis ilin, tiom longe prosperis nia movado. Kaj kiam parto de la tiamaj SAT-anoj perfortis tiujn principojn, tiam krizo, malprospero, baraktoj baldaŭ montriĝis. La racio k la sperto instruas do al ĉiuj sinceraj k klarvidaj homoj, ke ili senŝanceliĝe laŭiru la rektan vojon, ĝis nun sekvitan de SAT.

Rilato kun LEA-oj. — Estis observataj ambaŭparte la paragrafoj de l’Gotenburga Konvencio, t.e. ke SAT trovis ĉe la estraroj k en la organoj de l’grandaj LEA-oj la necesan moralan k materian (per anoncoj) subtenon, dum SAT siavice raportis en sia oficiala organo pri la okazintaĵoj en la vivo de l’LEA-oj, k ankaŭ pri iliaj labormetodoj kc.

La nederlandlingva LEA (FLE) subvenciis nian ĉefan peranton en Nederlando per monsumo de 20 guldenoj por lia laboro, k pluigis, apogante sin sur rekonfirmitan kongresan decidon, la devigan abonon de sia anaro al « S-ulo ». Aliflanke ni interpretis iom larĝe la gotenburgan konvencion, permesante al FLE eldoni krom sia « Kantaro » la Legolibretojn « Unuaj paŝoj en la mondon », same al la Dana LEA eldonon de « Kantaro », en kiu kompense troviĝas granda anonco pri SAT.

Kelkfoje ni legis aŭ aŭdis opinion de iuj, kiuj malfavore rilatas al SAT, k kiuj kvazaŭ ĵaluze direktas al ni riproĉon, ĉar ni profitas el niaj bonaj rilatoj kun la nederlanda LEA por plialtigi la eldonkvanton de « S-ulo » k ĝenerale tiele plibonigi la eldonkapablon de nia asocio ! Nu, ŝajnas al ni esti memkompreneblaĵo, ke se movado lab.-esp-ista floras en iu regiono, ĝi ne forgesas pri la situacio en tutmondo, konsciante pri la senlandlimeco de esperanto k precipe de la laborista esperantismo ! Kaj ankoraŭ en Nederlando la K-doj ne forgesis la unuan malfacilan tempon, kiam ĝuste pioniraj SAT-anoj sukcesis ekvigligi la movadon en tiu lando k la influo de SAT sur la landan movadon donis neneigeble favoran rezulton… Cetere la nederlandaj K-doj tute prave nur fieras pro tiu sia aktiva subteno al la tutmonda movado, en la momento, en kiu la diktatorecoj en multaj landoj forbaris de SAT la alfluon el gravaj laboristaj centroj de la mondo. Ja iam ni profitis same el la forto de la germana LEA-movado, kiel ni profitas hodiaŭ el tiu de la nederlanda, k ankaŭ la iama sovetlanda esp. movado kontribuis (precipe rilate la librodebiton) atentinde al la forto de la tutmonda movado (SAT). Al la nomitaj enviemuloj ni diru plie, ke **eĉ sen la kontrakto kun N.F.L.E. pri kolektiv-abonado al « S-ulo » la regula aperado de « S-ulo » restus plene garantiita.**¹ Ĵus ankaŭ la norvega LEA intertraktas kun ni pri kolektiv-abonigo de sia membraro al « S-ulo ».

Rilato kun Sovetio. — Diversaj provoj montris al ni, ke la cenzuro malhelpanta la eniron de SAT-eldonaĵoj (gazetoj, libroj), restis same rigora kiel antaŭe. Instigite per noto aperinta en la nacilingva gazetaro pri dekreto de l’ekster-komerca komisaro sovetia, ke permeso pri enkonduko de eksterlanda literaturo en Sovetion estas akirebla nur pere de « Mejdunarodnaja Kniga » (Moskvo), kiu havas monopolon tiurilate, ni skribis en septembro 1935 al la citita instanco, eksplikante niajn dezirojn. Ni ricevis nenian respondon, same kiel ni ne ricevis respondon pri tiu punkto de IPE. Praktike sekve nia kontakto kun Sovetio restas komplete rompita.

Lingva Komitato. — Konforme al la lastjara kongresdecido ni ekrilatis a) koresponde, kun eventualaj kandidatoj ; b) kun la Lingva Komitato, por prezento de l’kandidatoj, kiuj estas K-doj Bartelmes k M. Roux. Kiam la eventualaj akcepto k elekto okazos, ni ankoraŭ ne scias.

Propagando. — Por kontentige solvi la kotizpagan problemon, t.e. sufiĉe frutempe en la jarkomenco ricevi la ĉefan parton de l’membrokotizoj k abonoj (ĉu partopagoj, ĉu tutjaraj pagoj — ĉi lastaj tre faciligas nian administran laboron), ni fiksis libropremion (t.e. livero de l’granda romano « Jimmie Higgins » de Sinclair por tre rabatita prezo), kiu instigu al la frupagado de l’kotizoj. Efektive tiu ideo estis bonakceptata de la membraro, k relative multaj profitis la okazon por havigi al si kun la membromarkoj la belan volumon el la SAT-literaturo. Ni ne bezonas aparte substreki, ke ankaŭ la SAT-kaso havis netan profiton per tiu disvendo.

¹ Fakte en tio SAT ne havas materialan profiton, ĉar F.L.E. pagas ĝuste laŭ la memkostoprezo de la liveraĵo.

Ni sendis specimenojn, katalogon, aliĝilon, al ĉiuj, kiuj petis pri tio ; entute tia petado okazas sufiĉe ofte. Tamen nur malgranda elcento el la petantoj efektivigas vere sian intencon aboni la gazetojn aŭ aliĝi la asocion. Ni rezignis ĝenerale sendi al nepetintoj tian materialon, escepte se ni trovis adresojn, kiuj ŝajnis al ni de interesebluloj laŭ varba vidpunkto, en div. esp. gazetoj. Ja ni konstatis lastjare, ke la sistema larĝskala dissendado de propagandmaterialo al nekonatoj ne liveris la deziritan rezulton, kvankam ĝi signifis sufiĉe gravan elspezon. Unuafoje depost la skismo, ni povis planti radikon en Japanio ; promesplena komenciĝo estas farita en Finlando, post intertrakto kun tiea longjara SAT-ano. Aliloke la propagando por SAT dependis ĉefe de la bonvola klopodado de centraj aŭ lokaj perantoj, kiuj laboris kun pli malpli bona sukceso. Ĉi tie nur kelkaj nomoj : Bas Vels, Roterdamo, por tuta Holando ; Amundsen, Oslo ; Ege, Usono ; Erikson, Svedio ; Sulski, Britio ; V. Aelst, Belgio ; Leblanc, Nordfrancio, kiuj laboris kun dankinda fervoro k pririkoltis plugindan kampon. Multajn aliajn nomojn ni povus mencii kun plezuro (i.a. en Hispanio, Portugalio, Danio, Polio, Ĉeĥoslovakio), sed devas rezigni pro spacaj konsideroj, k ĉar ilia agadkampo estis pli limigita.

Konkludo. — Ni ĉi-jare aparte volas insisti pri tio, ke la Gek-doj komprenu, ke pro la malfavora al la proletaro politika situacio en multaj landoj, k pro la aparta kazo de Sovetio, nia organizo nuntempe ne povas havi la amplekson k la disradiadon dezirindajn. Ĝuste tiu fakto devus esti instigilo al la K-doj en regionoj, kie SAT ĝuas plenan disvolviĝeblon, fari sian plejeblon por vivigi plenforte nian asocion, tiel ke, la tagon kiam revenos en nian domon la nuntempe forbaritaj fratoj (ja certe tiu tago venos !), ili kuniĝos kun ni en plenforte funkcianta, prospera organizo, kies sola nomo sufiĉas por inspiri al ili konfidon k respekton. Ni akcentis ĉiam k ĉiuokaze en niaj organoj pri la esence esperantista k laborista karaktero de nia asocio. Ni fiere levis nian standardon k ni ne konsentis al cedoj aŭ kompromisoj rilate la principobazon de nia Statuto. Rimarkinte, ke en iuj lab. esp. rondoj (SEU, BLEA en Britio, ka.) lastatempe disvolviĝis inklino al strangaj koalicioj k « unuecfrontiĝoj » kun neŭtralaj, neproletecaj esperantaj organizoj, ni pli ol iam opinias necese insisti pri la agitvorto lab.-esperantista : « For la Neŭtralismon », samtempe kiel pri la karaktero de kultura, kleriga organizo, kiu distingas SAT k kiu malebligas al ĝi partopreni en politikecaj polemikoj, en partieca agitado k en submetiĝo al tiu aŭ alia dumtempa ŝanĝiĝema taktiko.

Ni esperas, ke nia gvidlaboro estas bone komprenata k sekve aprobata de la SAT-anaro.

XVI-a KONGRESO DE S.A.T.

en MANĈESTRO (Britio) 2-7. aŭgusto 1936. Adreso de la OKK, 16, Lily Street, Manchester 8 (Britio).

7-a Komuniko.

Kongresejo. — La Kongresejo, « The Co-op Hall », (la koopera halo), Downing Street, Ardwick, estas facile atingebla per tramo el ĉiuj kvar stacidomoj. De Exchange (Eksĉejnĝ) k London Road trafu tramon numeritan 19, 31, 32, 33, 34, 36, aŭ 37 ĝis Ardwick Green (Ardŭik Grin), kie ĝi haltas ĉe la Halo (kosto 1 penco). De Victoria k Central unue trafu tramon numeritan 11, 12, 13, 15, aŭ 38 ĝis Market Street (1 penco) k poste alian, kiel de London Road

— página 3 —

SENNACIULO — 51

(1 penco). Laŭeble ni renkontos ĉiujn alvenintojn ĉe la stacidomoj, k ni esperas havi je nia dispono du-tri aŭtomobilojn, kiuj utilos por porti la K-dojn al la Halo. Biciklantoj k aŭto-veturantoj, kiuj veturas el la sudo, povas atingi la lokon sen trairi la urbmezon ; ili serĉu Ardwick Green, granda placo kiu entenas parkon, k tiam trovos la Kongresejon ĉe ĝia okcidenta fino.

Akceptejo. — La Akceptejo malfermiĝos sabaton la 1-an de aŭgusto, je la 8-a matene, k fermiĝos je la 23-a horo. Dum dimanĉo ĝi estos malferma de la 8-a matene ĝis la 22-a h. K-doj, kiuj alvenas ekster tiuj horoj, aŭ antaŭ la 1-a de aŭgusto, sin anoncu ĉe la SAT-Klubo, 58, Stocks Street (enirejo malantaŭe), Cheetham, Manchester 8, kie lacaj vojaĝintoj trovos ripozon — k iom da amuzo. Por atingi la grupejon, oni veturu per tramo el la urbo numerita 11, 12, 13, 14, 15, aŭ 38 ĝis Cheetham Town Hall (kosto : 1 penco) ; tiam transiru la vojon k laŭiru Knowsley Street, turnante vin dekstren ĉe mallarĝa strateto tuj post pli granda strato, Stocks Street. La Klubo troviĝas ĉe la dekstro, kelkajn paŝojn laŭ la strateto.

Poŝtoficejo. — K-doj povos aĉeti poŝtmarkojn k enpoŝtigi sian korespondaĵon en la Kongres-Halo mem. Ĉiuj leteroj k poŝtkartoj estos stampitaj de la poŝto per speciala kliŝo, kun teksto rilata la Kongreson. Ankaŭ ni vendos la kongresajn leterfoliojn, bildokartojn ktp, k provizos tablojn por la skribado.

Fakkunsido. — Interesitoj bonvolu noti, ke okazos fak-kunsido de tipografistoj. Da frakciaj kunvenoj estas anoncitaj ĝis nun du — la socialista k la sennaciista.

OKK.

4-a LISTO DE ALIĜINTOJ.

  1. K-do S. Stojanac, Mitrovica, Jugoslavio ; 55. J. Rival, St.-Étienne, Francio, 56. T. Aldworth, Bedwas, Britio, 57. F. ten Hagen, Amsterdam, 58. K-dino J. Weerman, Amsterdam, 59. K-do A. Cléty, Dunkerque, Francio, 60. X, Svedio, 61. K-do A. Lamb, Birmingham, Anglio, 62. v. d. Starre, Ymuiden, Nederl., 63. SAT-Amika Rondo, Buenos Aires, Argentinio, 64. K-do J. Baxter, Liverpool, Anglio, 65. K-dino L. Peel, Liverpool, 66. K-do G. Roberts, Bedwas, Britio, 67. J. Evans, Trethomas, Britio, 68. K. Jensen, Viby, Danio, 69. J. Wyllie, Johnstone, Skotl., 70. K-dino N. Wyllie, Johnstone, 71. K-do B. McGrath, Manchester, 72. K-dino H. Dillon, Manchester, 73. K-do B. Shimberg, Manchester, 74. Kdino C. de Gier, Hago, 75. K-do v. d. Berg, Amsterdam.

[BILDO p.3 | 12,46,54,67] Grupfoto: multaj viroj kaj kelkaj virinoj starantaj kaj kaŭrantaj sur strato antaŭ konstruaĵoj, malantaŭ ili standardoj, unu kun la vorto «Bilbao».

La Komerclaborista Esperanto-Grupo de Bilbao (Hispanio) okaze de 1-Maja Manifestacio ĉi-jara

Al insulto de rabinto respondas la rabito…

Nia unuecemo jam plurfoje montriĝis per faktoj k ne nur per vortoj. Tiel por ne ĝeni la rekuniĝon de ĉiuj senescepte laboresperantistoj ni prisilentas, de pli ol unu jaro, la rabon, kiun SEU-IPE faris al SAT en 1931. Ni parolas pri la preskaŭ 100.000 fr. fr., kiujn ŝuldis k ankoraŭ ŝuldas al ni SEU, k kiu metis nian Asocion ĉe la rando de bankroto.

Sed ni bedaŭre konstatas, ke por kelkiuj la unuecemo estas nur surlipa, ne enkora. Ekzemple M. Malfère, ĉe la lasta Kongreso de la francia sekcio de IPE (Orléans, aprilon 1936) ne hontis diri jenon :

« La gvidantoj de SAT agas sub la financa influo de la Nederlanda LEA, el kie fontas la plej granda parto el la SAT-monrimedoj. Se oni konsideras la fakton ke SAT ŝuldas egan sumon al sia Prezidanto… »

Jes, fakte SAT ŝuldas al mi relative grandan sumon, — cetere ne nur al mi ŝuldas nia Asocio, sed ankaŭ al pluraj K-doj, kiuj pruntedonis por savi SAT de bankroto, sekve de la farita rabo. Ni ne povas forgesi krome :

  1. ke la presejo Neudrag en Leipzig, kredite produktis niajn organojn dum pluraj monatoj, tial ke ĝi sciis, ke en Moskvo kuŝis granda kapitalo je nia kredito ;

  2. ke tiu presejo subite minacis nin per tribunalo, se ni ne tuj pagos. Tion ĝi faris pro la nekontestebla intrigo de la estraro de SEU, kiu intence, laŭplane prokrastis k prokrastadis la transpagon al nia tiama Administracio en Leipzig, ĝis kiam fine ili povis preteksti dekreton de la soveta registaro pri la eksporto de mono. Tiun dekreton ili lerte eluzis por atingi ke Neudrag (cetere kompartieca presejo) postulu de ni tujan likvidon de nia ŝuldo ; per tio la estraro de SEU esperis atingi ankaŭ la likvidon de SAT mem…

Se SAT ankoraŭ vivas malgraŭ la hontindaj manovroj¹ faritaj de SEU-IPE por detrui ĝin, tion ĝi dankas ne nur al mi, sed ankaŭ al aliaj K-doj, k ni protestas ĉe la aŭdo, ke nia Asocio ne estas libera decidi pri sia orientiĝo, ke ĝi estas sub la influo de la Nederlanda LEA. Certe ni ĉiam tre amike rilatis kun la gvidantoj de la poresperanta asocio en la nederlandlingva teritorio, sed neniam, neniel ili provis influi ekster la statuta vojo sur la gvidadon de SAT.

Tion diri ni opiniis necesa, ĉar rabintoj aŭ rab-aprobintoj ne hontas oblikve kalumnii la rabitojn. Feliĉe malmultaj estas tiaj senskrupuluoj…

L. BANMER, Prezidanto de la PK de SAT.

¹ Kiu volas pli kompletan informaron pri tiu afero, havigu al si « Historio pri la Skismo » (SAT-eldono). Prezo : 2.— fr. fr.

MONO KIEL PRIVATPOSEDAĴO

Kiam la jugoslava parlamento pritraktis la leĝon por malpliigo de la ŝuldoj, iuj popolreprezentantoj pledis por malforta inflacio. Kiel reago, la direktoro de la eksportbanko Markoviĉ skribis en la registara organo : « Se la inflacio, kiun deziras kelkaj parlamentanoj, efektiviĝas, tiam ekestos ankoraŭ pli granda ĥaoso, ol ekzistas jam nun en la kapoj de la popolreprezentantoj. » Al tio la koncernaj reprezentantoj respondis en la fakorgano Brivedni :

« S-ro Markoviĉ, oni devas vidi la ekonomiajn rilatojn kiel ili estas k ne kiel vi faras tra la prismo de la posedantoj de luksaj veturiloj. Monon oni ne rigardu kiel privatan posedaĵon. Mono ne kreiĝis kiel persona avaraĵo, kiun oni povas forfermi. Ni postulas leĝon, kiu garantias regulan seninterrompan cirkuladon de la mono k severe punas ĉian sabotadon. Mono estas la plej grava trafikilo de ĉiu socio. Ĝi peras ĉiujn rilatojn inter homoj, ebligas ĉian labordividon k per tio formas la bazon de ĉiu kulturo, kiu ja nur povas floradi dank’ al la labordivido. »

Fiziokrato.

Rezolucioj pri Unueco

Ni ricevis jenajn tekstojn :

Deklaro pri rilato de pollanda SES al internaciaj labor. organizoj esp-istaj.

I. Unua Tutlanda Konferenco de SES, konsiderante ke la esenco de lab. esperantismo estas internaciskala agado por celoj de laborista klasbatalo : 1. opinias, ke morala devo de ĉiu SES-ano estas aparteni al unu el internaciaj lab. organizoj esp-istaj k aboni ties organon ; 2. deklaras sin preta kunlabori kun ĉiu intern. lab. org. esp-ista.

II. Konstatante : 1. ke en batalo kontraŭ atakanta faŝismo la laboristaro devas unuigi siajn fortojn sur komuna bazo klasbatala ; 2. ke plej granda parto de proleta esp-istaro

— página 4 —

52 — SENNACIULO

aspiras unuecon por efektivigo de komunaj taskoj de lab. esperantismo — la konferenco alvokas ĉiujn internaciajn lab. organizojn esp-istajn (SAT, IPE, ISE) al kunagado sur komuna platformo klasbatala, preparonta organizan unuecon per praktika unuigo de fortoj en agado por komunaj celoj de klaskonscia laboristaro.

III. La konferenco komisias la estraron de SES transsendi ĉi tiun deklaron k alvokon al int. lab. org. esp. k al landaj lab. org. esp-istaj.

∴

La ĵus okazinta 2-a kongreso de Prolet-Esperantista Unio de Iber-Amerikaj Landoj (P.U.I.L.), decidis sendi komunikon al la 4 lab. asocioj de tutmondo, t.e. SAT, IPE, ILES k ISE pri unanima kongresa decido inviti al menciitaj organizoj fari Aliancon Prolet-Esperantistan Tutmondan por kunigi la fortojn dispecigitajn de nuno rilate al nia komuna afero, ĉu per refandiĝo, ĉu per kuniĝo. La Kongreso opiniis ankaŭ, ke ju pli prokrastiĝos la reunuigo de Prolet-esperantistaro, nacie k tutmonde, des pli malgajnos la tuta lab. esp. movado. Ja la afero urĝegas k ĉiuj respondecaj K-doj devus zorge okupiĝi pri la baldaŭa, sed serioza k lojala solvo.

Samtempe la Kongreso de PUIL decidis ankaŭ malfermi kampanjon, kiu ne povos ĉesi ĝis la plena aŭ almenaŭ parta atingo en niaj celoj. Ankaŭ PUIL apudiĝos kun tiuj, kiuj samdirekton laboros kiel ni. Ni estas senkondiĉe je la dispono de ĉiuj, kiuj sentas la saman bezonon k samfoje ili estas pretaj je ĉia ofero, ĉu principa, ĉu materiala por nia ĉiesa afero. Nur ni devas distingiĝi de burĝa (neŭtrala) movado. For neŭtralismon ĉe niaj rondoj ! La kongreso de PUIL esperas senpacience rezoluciojn similajn al la nia por ke fine iru man-mane ĉiuj proletesperantistoj en unu sola tutmonda organizo. Dank’ al tio ankaŭ ĉie la enlandaj proletasocioj de esp-o proksimiĝos unuj al la aliaj k kune ili laboros pli efike. Nia denuna vekkrio ĉie k ĉiam estu jena : ununura proleta Asocio de Esp-o en tutmondo, k unuopa enlanda organizo de ĉiuj lab. esp-istoj, ĉie. Tiu vojo estas la sole irebla k irinda, ĉar ĝi estas la plej efika por ĉiuj tendencoj. Ĉu ekzistas alia rimedo pli fruktodona ol tiu ? Almenaŭ ni ne konas alian. Ĉu, se ni agas dise kiel nun, profitas el nia disigo aliu ol burĝaro ? Niaj penoj k oferemo nun restas senefikaj, tamen se ni kunirus, ili estus pli palpeblaj.

Lasta diro : ni serĉu kio nin povas alproksimigi k ni forpelu, kio nin dividas. Antaŭen, Gek-doj, k ne forgesu la ekzemplon, kiun donas al ni la neŭtrala UEA, nacie k tutmonde, kies organiza formo estas kredeble la plej taŭga en laborista Esperantio, ankaŭ !

∴

Al tiuj rezolucioj la P.-K. de SAT faras simple jenan rimarkigon : SAT estis fondita en la jaro 1921 sur principoj akcepteblaj k akceptitaj de K-doj el ĉiuj tendencoj de la lab. movado, eĉ senrezerve k aktive de la K-doj, kiuj gvidas la poste kreitajn samcelajn organizojn. SAT restis fidela al la samaj principoj de larĝa toleremo ankaŭ post 15 jaroj de seninterrompa aktiveco sur la lab.-esperantista kampo. Ni forte rediras fojon plian, ke larĝe malfermita estas la pordo de nia domo al ĉiuj, al kia ajn tendenco ili apartenas, k ke ĉies aparta partieco estas respektata en SAT per la allaso de Frakcioj, kiuj plenutile funkcius, se en ili agadus la K-doj, kiuj nuntempe penadas disigite.

La lastan frazon de l’PUIL-deklaro refutas la historiaj faktoj : De kiam UEA forlasis sian sennaciecan strukturon (kun individua membriĝo) k fariĝis centro de kunigitaj naciaj asocioj, ĝi komencis malprosperi k profunde malsani. Kaj ĝis nun ankoraŭ neniu kuracilo resanigis ĝin…

Por kio estas bona la milito ?

Jen estas demando, al kiu la teritori-rabistoj neniam kutimas respondi sincere.

Pro Etiopio ankoraŭ daŭras la diskuto de l’armiloj k diplomataj memorandoj. La itala registaro havas tiun fiersenton, ke ĝi jam per la kutima ilaro enkondukis la civilizon en Etiopio. La angloj opinias, ke al tiu civiliza laborado ankaŭ ili havos ion por aldiri. La itala k etiopa soldato, kiu en diversaj bataloj portas sian haŭton al la foiro, opinias, ke por li estas tute egale, en la nomo de kia ajn ideo aŭ civilizo li devas morti sur la batalkampo.

Sed tiu moviĝema, sanga k danĝera teatraĵo estas nur sursceneja. Malantaŭ la kulisoj estas tute alio. En la pasintaj tagoj oni raportis el Nov-Jorko, ke iu usona bankiero fondis novan akci-societon por ekspluati la naturajn trezorojn de Etiopio, per kvindekjara koncesio. Tiu kompanio uzos anglan kapitalon por elfosi oron k platenon.

La rajtojn de la kompanio la etiopia imperiestro certigis, k estas evidente ke ankaŭ la itala registaro donis sian konsenton. Por la akcisocieto estas tute egale, kiu flago flirtos sur la ekspluatota teritorio. Nur tio estas grava, ke la laborforto estu malkara k la laborinspektoro severa. Se ĉi tiuj kondiĉoj ekzistas k la perantoj ricevas rekompencon por sia penado, tiam estos nenia manko k en la civilizitan Etiopion penetros la ĉefa karakterizo de l’civilizo : la akcisocieta formo kun la plej esenca enhavo : la dividendo en kies intereso suferas la tuta laboranta klaso de la mondo.

Kompilis NO-RA.

NACIISTA VANDALISMO

Sur la teritorio de la « Libera urbo Dancig » troviĝas proksime de la urbo Zoppot bela valo, en kiu sur ornamoplaco oni starigis grandan ŝtonon kun nigra, polurita tabulo k sekvanta surskribo : Esperanto-Grund. Jubilea Kverko, plantita de la partoprenantoj de la Universala Kongreso de Esperanto en Danzig k Zoppot por la memoro de la 40-jara ekzisto de la internacia lingvo Esperanto. 31. julio 1927.

La nomata kverko staris en la centro de la placo, bela kreskanta arbo ĉirkaŭita de forta ferbarilo. Malgraŭ tio la arbo kreskis plue. Sed nun, antaŭ kelkaj semajnoj, la bela kverko estas forsegita dense super la tero. La arbon k feran barilon oni ĵetis en la proksiman marĉeton. La tabulon sur la ŝtono oni kovris per cement-mortero. Kaj oni surskribis : « Deutsche reden deutsch » (Germanoj parolas germane). Tio estas la kulturo de l’faŝistoj.

Tra la Esperanta Gazetaro

Nerekomendinda provizoraĵo.

En « Franca Esperantisto » (majo) la prezidanto de l’Lingva Komitato, s-ro Roledelil (Rollet de l’Isle), opinias, ke baldaŭ la ĝisnuna metodo de esperantigo de propraj nomoj (t.e. ĉu plena esperantigo ĉe konataj nomoj, ĉu fonetika transskribado el la nacia ortografio esperanten) ne plu taŭgos, pro la pli rapida disvastiĝo de l’fakoj radiodissendo k turismo. Ni opinias, male, ke pli k pli oni devas trudi la plenan esp-an fonetikon al la propraj nomoj, forpelante la nacilingvajn signojn, fremdajn al la esp-a alfabeto, en la regnon de l’Absurdo.

Sed la prezidanto de l’ L.-K. proponas (dikti li ja ne rajtas !), eĉ por la esp-igitaj nomoj (krom tiuj de nenaciaj lokoj : kontinentoj, oceanoj) la metodon uzatan por la aliaj, t.e. skribadon laŭ la originala formo per la esp-a alfabeto (kun literoj q, w, x, y) ! Kaj prononci oni rajtu — se oni ne konas la nacian prononcadon — laŭ la esperanta silabumado ! Rezulte, nefrancoj elparolu la okcidentfrancan mar-urbon : bor-de-a-u-ks anstataŭ Bordo, to-ur-co-ing, anstataŭ Turkueng ; neangloj nomu la faman pentriston ga-ins-bo-ro-ug anstataŭ Gensberi. Pro tia kripligo de l’parollingvo okazos sendube, ke ĉe kongreso, en paroladoj, neniu anglo rekonos sian famulon, neniu franco sialandajn urbojn, dum skribe (ĉe fonetika transskribo) la rekonado estas tute facila, ĉar en dubaj kazoj oni parenteze povas aldoni la nacian ortografion : Volter (Voltaire), ktp.

Ni ne akceptu la provizoraĵon, sed alcelu la definitivan paŝon : laŭeble kompleta esperantigo de ĉiuj propraj nomoj !

…kaj oficialigendaĵo !

En « Lingvo Internacia » (Ateno), jan.-majo, Aris plendas pri la « tedege longa k torente malfavora argumentado » uzata en esp. gazetoj kontraŭ la oficialigo de l’sufikso -end, kiun la praktiko delonge agnoskis ! « Ĉu vi pensis », li demandas la konservativulojn, « kiom kostas ĉiu vorto telegrafe por malproksimaj landoj ? Kial do anstataŭ « end » en lakona lingvo kiel esp-o, uzi perifrazojn, elspezante monon, paperon, inkon k tempon nur ĉar s-ro A aŭ Z, pro simpla gusto, pro persona opinio k precipe pro « idofobio », ne konsentas por la oficialigo de « end », kiu uzita grandskale, uzata k sen ia dubo uzota ĉar uzenda, vole nevole k malgraŭ ĉiaj argumentoj apartenas jam por ĉiam kiel unu el la plej ŝatataj sufiksoj al la tuta ortodoksa esp-ista mondo… »

Ne blufu en viaj informoj !

En « Portugala Esperantisto » (n-o 4) ni legas, ke en Hindio pli ol 30 mil personoj jam lernis esp-on, ke ekzistas tie pli ol 100 societoj k aperas 5 gazetoj esp-istaj. Ni ne scias, kie la redakcio ĉerpis tiun statistikon, sed forte pridubas ĝian veron, eĉ se temas pri brita k nederlanda Hindio kune !

[REKLAMO p.4] Por bone koni la problemojn de SAT, legu atente k plurfoje jenajn verketojn de K-do E. Lanti : For la Neŭtralismon ! Prezo : 1.80 fr. fr. — La Laborista Esperantismo 2.40 fr. fr. (20 °/o-a rabato por SAT-anoj) SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20

— página 5 —

SENNACIULO 53

En nia Movado

(Kroniko)

BRITIO. La Londona Taksiista Grupo nun ŝanĝis sian renkontejon al « The Little Inn », 269 Gray’s Inn Rd., London W. C. 2. Ni tre ŝatus ricevi leterojn aŭ PK, por impresi k interesi la personaron de l’nova renkontejo. (E.G.W.)

ĈEĤOSLOVAKIO. Kiel ni jam mallonge anoncis en la lasta n-o, devis okazi la 21.-22. junio Laborista Virin-k Infantago en Grünwald (ap. Gablonz), kiun la tieaj lab. esp-istoj profitis por propaganda ekspozicio. La samloka esp-a sekcio de l’Kant- k Gimnastik-asocio alvokas la nordboheman lab. esperantistaron por partopreno al la Distrikta Esp. Renkontiĝo ĉe Wittighaus, Isermontaro, la 26-an de julio (alveno je la 11-a h. matene). La kunveno estu la komenco, revekiĝo de l’iama forta movado en la regiono. Limrenkontiĝoj kun la germ. K-doj, kiel en pli fruaj jaroj, nun ne plu eblas, malgraŭ nur kelkmetra distanco de l’landlimo, ĉar la « kulturportantoj » en la Tria regno ne ŝatas la esp-istojn. Dum teatra vespero de l’kantistoj k sportuloj partoprenis la esp. sekcio per sukcesa propaganda teatraĵo, simboliganta la unuiĝon de l’tutmonda laboristaro per esp-o. Ni propagandis ankaŭ inter la naturamikoj k instigis ilin fondi sekcion. (L.E.G., Gablonz).

NEDERLANDO. — Roterdamo. Antaŭ 5 jaroj en R. ekzistis nur centra esp. sekcio en la kadro de LEA. La 18.6.31, kelkaj kuraĝuloj proponis fondi en la okcidenta urboparto grupon. Dek du K-doj unuafoje kunvenis en la nova konversaciejo. La unuaj paŝoj estis malfacilaj, sed nun la unua etapo estas atingita : la Tria R-a sekcio memoras la 18-an de junio sian kvinjaran ekzistadon. La membronombro en junio 1935 jam fariĝis tiel granda, ke necesis fondi du novajn sekciojn, ankaŭ en la okcidenta parto. Tiam la sekcioj 3-a nombris 68, la 11-a 48 k la 12-a 50 anojn. La nuna stato estas : 3-a sekcio : 98,-11-a sekcio ; 63,-12-a sekcio 68 anoj. Krom tio dum la kvinjaro 80 membroj pro transloĝiĝoj ktp. transiris al alikvartala grupo. El tiuj membroj fondiĝis la Roterdama gevira kantĥoro « Matenruĝo » (60 anoj), kiu ofte plensukcese prezentis sin publike. Ankaŭ estis fondata teatra grupo, kiu prezentis i.a. esp. teatraĵojn (tradukitajn aŭ kompilitajn de la membroj). Daŭrigaj kursoj por jam-aliĝintoj al la Federacio. Infankursoj : lastvintre 4 kun sume 63 infanoj. La 1-an de junio 1934 ni instalis nian « Propran Domon ». Aperis monata sekcigazeto : « Nia Idealo » (preskaŭ ĉiam senpage donita al la membroj). Laŭ mi la fondintoj povas esti kontentaj pri la ĝisnuna rezulto, tamen ili ne ĉesigas la prilaboron de l’okc. urbparto, helpate de multaj Gek-doj. Ĉi-monate ni memorfestas la 5-j. ekzistadon : per festvespero, eldono de speciala klubgazeto, ekspozicio el en-k eksterlanda materialo, daŭranta de 13.-28. junio. La gazetaro promesis raporti (kun foto) pri ĝi. (W. Borsje, 18164).

NORVEGIO. — En Oslo la lab. esp. movado vigliĝis lastatempe. Speciale pro la intereso de l’sport-junularo, kiu nun atentas pri la signifo de esp-o en internaciaj rilatoj. Fondiĝis inter ili kantĥoro, kiu fervore propagandas esp-on k faras esp. provlecionojn en rondoj de l’lab. gejunularo k precipe dum la lasta tempo en politikaj distrikt-kunvenoj. Multaj el tiuj kunvenoj sendis rezoluciojn al la kleriga ministerio por atentigi pri esp-o k atingi devigan instruon ĝian en la popollernejoj. La prezid. de « La Kanto » estis alvokita de l’lernejestraro por fari priesp. paroladon en rondo de distrikt-reprezentantoj por la Oslo-aj popollernejoj. Decidiĝis okazigi gepatrajn kunvenojn ĉe la div. popollernejoj por pli detale diskuti la aferon kune kun la instruistaro. Pri certaj rezultoj estas tro frue paroli, sed kiam komencas labori la junularo, ĉiam progresas la afero. — 17 908.

POLIO. La Unua Tutlanda Konferenco de S.E.S. okazis la 19-an de aprilo en Varsovio k akceptis krom deklaro pri unueco, kiun ni publikigas aparte, plurajn decidojn rilate organizadon en Polio, rilatojn kun neŭtrala movado, kunlaboro kun neesp. frat-organizoj, propagandon ĉe laboristaro, kurs-organizo, korespondado, gazeto, ktp. La konferenco pruvis, ke la movado, malgraŭ konstantaj persekutoj k administra subpremo, enradikiĝis jam en multaj lab. medioj, k — kvankam malrapide — kreskas daŭre. (W. Lekowski).

SVEDIO. En oktobro lastjara Huskvarna Esperantoklubo k Jönköpings Esperantoförening kune decidis dungi por kursoj eksterlandan instruiston, K-don Herbert Levi el Germanio. Post grandega propagando k multe da laboro ni fine sukcesis funkciigi ne malpli ol 7 kursojn kun sume 145 p. Post la fino de l’kursoj, kies rezulto superis niajn plej optimistajn anticipojn, ni nun decidis daŭrigi la laboron inkluzive de internacia tendaro ĉi-somere. Al tiu tendaro, proksime de Huskvarna, dum 20-27a de junio 1936, ni kore invitas ĉiujn esperantistojn svedajn k eksterlandajn, kiuj volas pasigi sian libertempon ĉe la belega « Vätter »-bordo. Adr. : A. B. Sandberg, Smålandsgatan 33, Jönköping (SAT-Peranto).

USONO. — En Nov-Jorko stariĝis komence de la vintra sezono 1935-36 nova laborista esp. organizo, kiu alprenis la nomon de l’estinta I.P.E.-sekcio « Laborista Esperanto-Asocio de Norda Ameriko », mallonge « LEANA ». La IPE-anoj tiam decidis oficiale disiĝi k kune kun esp-istoj formi asocion kun nova statuto, kiu permesas la aliĝon de ĉiutendencaj klasbatalaj laboristoj k individuan aliĝon ĉu al SAT, ĉu al IPE, aŭ alia lab. esp. mondorganizo. Diference al aliaj organizoj tiaspecaj, LEANA akcentas sian politikan karakteron, t.e. ĝi proklamas sian klaskarakteron laboristan k stimulas siajn anojn eldebati inter si la diferencojn en opinioj k partopreni en la ekonomiaj k politikaj movadoj de l’proletaro. Ĝi ankaŭ celas disponigi al siaj anoj ĉiutendencan lab. literaturon k instigi al ĝia legado. LEANA celas esti organizo varba k utiliga. Dum vintro malfermiĝis kurso, en kiu la anoj povis instruiĝi pri historiaj okazaĵoj en la esp. movado k pri la klaskaraktero de l’laborista k « neŭtrala » movadoj. Elementa kurso daŭris ĝis nun kun konstante kreskanta gelernantaro. El ili LEANA esperas havigi al si novajn anojn. Nombro da malnovaj esp-istoj skeptike ne aliĝis, preferante trovi mankojn anstataŭ helpi por forigi ilin. La iniciatintoj, sufiĉe sobraj pri la « dornoj sur la vojo », esperas sukcesi ankaŭ en Usono hejmigi Lab. Esp-Asocion akorde kun usonaj kondiĉoj. — T. Veder.

Esperanto-Praktiko

Dum la SAT-kongreso, en la jaro 1931, mi konatiĝis kun aŭstria K-do, kiu tiutempe kelkajn tagojn estis mia gasto. Ofte li invitis min viziti lian belan landon, k pasintan monaton mi fine povis plenumi lian deziron. Ses tagojn mi restis en Linco (Linz) k saman nombron da tagoj en Vieno. La K-doj en tiuj urboj faris ĉion por agrabligi mian restadon. Ili estis senlacaj, por gvidi min tra la urbo al la plej vidindaj lokoj. Ĉiam mi memoros pri tiuj belegaj tagoj. Ekzistas nun en Aŭstrio nur neŭtralaj organizoj. La estraro devas esti ano de la patrolanda organizo. Sed kelkaj el la anoj plene malkaŝas siajn plej sekretajn pensojn, k tiuj pensoj estas por ni bonvenaj.

J.C. Kries (18151)

Diskutejo

Homamo.

Traleginte la artikoleton de K-do 1004, mi tuj konstatis, ke li malsamopinias kun mi. Mi tre bone povas kompreni tion. Mi do ne bezonas kompletigi mian opinion, nek deziras diskuti kun la K-do. Nur mi dezirus pli da lumo pri la lasta parto de lia skribaĵo. Mi, laŭ li, ne lasis min regi nur de la cerbo, nek de la koro, nek de la stomako… eble de la hepato ? Stranga esprimo ! Eble naciismo ? Sed, trankviliĝu, K-do, mi estas tute sana, feliĉe. Ankaŭ mi havas bonan konsilon al vi. Bonvolu bone pristudi la Jarlibron k precipe la celon de SAT. Ĉar kvankam jam malnova membro, vi ŝajne ankoraŭ ne komprenas la celon. De kiam SAT-anoj edukas unu la alian per kaŝitaj ofendoj ?

K-dino 15.408.

Frakcia Vivo

Komuniko de Bolenfrasat

(Bolŝevist-leninista frakcio de SAT. Adreso : Sv. Johannsen, Kopenhago, Australiensvej 24.)

La Permanente Revolucio. — Enhavo de la kvina kajero : La stahanovmovado en Sovetio (ĝia reala signifo k ĝia burokrata degenero, kaŭzoj k sekvoj, kreskanta diferenciĝo en la lab. klaso, nia sinteno ktp.), La kvara intern. k la milito (dua parto : la nacia defendo, la defendo de l’demokratio, Sovetio k la milito, la 2-a k 3-a intern. k la milito, centrismo k la milito), Esenco k signifo de la sennaciismo, Leninismo kontraŭ stalinismo ktp.

Enhavo de la sesa kajero : la fino de La kvara intern. k la milito, plue la artikoloj : Ĉu ruĝa faŝismo en Sovetio ? La programo de l’Svedia social. partio. La stalinista perfido pruvita nur per legado de « L’Humanité », k artikolo de L. Trocki pri la 7-a mondkongreso de Kominterno. Prezo por unu kajero 1 int. resp. kupono aŭ 0,20 dan. kr., 0,15 gmk., 0,10 ned. fl., 0,15 sv. fr., 0,70 fr. fr., 0,05 uson. d., 1 Ĉeĥa. kr.. Jarabono estas prezo por 12 kajeroj. Aperas monate.

La Kvara Internacio k la milito aperis en la kajeroj 4, 5 k 6 de la « permanenta », sed aperos pro la granda intereso ankoraŭfoje kiel speciala broŝuro (sepa kajero de la PERM. REVOLUCIO) La prezon vidu supre. Ĉ. 20 paĝoj.

El la enhavo : la preparo de l’nova milito, Sovetio k la imper. milito, nacia defendo, defendo de demokrateco, nacia problemo k imperiisma milito, dua k tria internacioj k la milito, centrismo k la milito, la sovetia diplomatio k la tutmonda revolucio, Sovetio k la imperiistaj grupiĝoj, pacismo etburĝaro, malvenkismo en la imperiista milito ; milito, faŝismo k la armado de l’proletaro ; revolucia kontraŭmilita politiko, la 4-a internacio k la milito.

Al ĉiuj membroj. — Mi petas la membrojn, kiuj promesis pagi monate kotizon, fari tion pli regule. De div. K-doj mi ankoraŭ ne ricevis la monon por la lastaj monatoj. Mi kompreneble ne povas daŭre liveri la gazeton k alian materialon senkoste al ĉiuj membroj.

Oĉjo.

Komunistema frakcio

Ĉu ĝi ekzistas ? Se jes, ĝi verŝajne dormetas. Tamen urĝe necesas : aŭ denove starigi, aŭ veki k revigligi tian frakcion, ne plu nurpartimembrecan sed laŭprincipan. Iom post iom ja oni konsideras la nunan sennaciismemon [?] kongrua kun la SAT-movado — mem ,opinio, kiu verŝajne domaĝas nian reputacion kiel partineŭtralecan klas-organizon. Multe povus fari honesta k laborema komunistema frakcio jam nur per forpreno de erara impreso, kiun nuntempe nia kara organizo efikis (as) en la monda koncepto.

— página 6 —

54 SENNACIULO

Simpatiantoj skribu al Jovado, Hoofdweg 103-II, Amsterdamo-Nederlando. Tiuj, kiuj deziras personan respondon, enkovertigu respondkuponon, aĉeteblan ĉe ĉiuj poŝtoficejoj.

Komuniko de la Sennaciista Frakcio

Dum la lastaj jaroj ne malofte oni povis legi en kelkaj esp-aj gazetoj, ke la sennaciismo estas « kontraŭrevolucia », « porimperiisma » tendenco, kiu sekve ne devas havi lokon en lab. esp.-organizo. Sed lastatempe aŭdiĝis voĉoj, laŭ kiuj nia ismo neniel diferenciĝas de la proleta internaciismo. Ne estas ĉi tie la loko por montri la senbazecon de tiaj asertoj. Ni povas do nur konsili al la Gek-doj, kiuj volas prijuĝi la aferon per sia propra intelekto, ke ili havigu al si la verketon, kies titolo estas :

Manifesto de la Sennaciistoj

Se ili legas ĝin atente k kompreneme, ne povas esti dubo, ke sin trudos jena konkludo : etimologie k praktike la sennaciismo estas neniel asimilebla al la internaciismo.

Ni ne pretendas, ke oni senkritike konsentu kun nia tezo, sed estas almenaŭ postuleble, ke sinceraj kritikantoj bone konu kion ili kritikas. Interesatoj bonvolu sendi 3 respondkuponojn k ili ricevos 5 ekz-ojn de la 32-paĝa Manifesto (po 1 resp. kupono por nur 1 ekz-o). Estas facile vendi 4 ekz-ojn en grupkunvenoj aŭ alie, tiel ke la mendintoj fakte estos elspezintaj nenion.

El la 3.000-ekz-a eldono restas ankoraŭ proksimume 500 ekz-oj en kiuj estas forigitaj la preseraroj, kiuj igas neklaraj kelkajn frazojn. (Samokaze ni sciigas, ke ekzistas franclingva eldono de nia Manifesto.)

Rilate ĉion, kio koncernas la Sennaciistan Frakcion k ĝian organon HEREZULO, oni bonvolu sin turni al ESPERANTO, P.K. 92, Nyon (Svisio).

Recenzejo

DLEA-KANTARO. 48 p. Form. 10 × 12,5 cm. Prezo nemontrita. Eldonis : Dana Laborista Esperanto-Asocio, Aarhus.

Tiu ĉi libreto, eldonita de niaj danaj K-doj (sen muziknotoj, en poŝformato), helpos al la uzado de esperanto en lab. rondoj de Danio. Ja nenio varbas pli konvinke, ol la kanto. La batalkantoj estas parte pruntitaj (kun permeso) el la SAT-kantaro ; oni trovas krome ankaŭ miksitajn kantojn (pri naturo, amo ktp). La bona elekto plaĉos al la uzontoj. Kelkaj preseraroj ne tro grave pezas. Entute la pres-aranĝo estas bona.

ESP. ŜLOSILO por danlingvanoj. Form. 7,5 × 12. Prezo : 15 oeroj. 32 p. La konata Ĉefeĉ-ŝlosilo, entenanta i.a. reklamon por SAT.

C. C. COWLING : Pri la iamaj Tasmanianoj. 12 p. Form. 13,5 × 21,5 cm. Prezo : 9 pencoj (6 pc. ĉe aĉeto de dek aŭ pli da ekz-oj). Ricevebla ĉe la aŭtoro : Christ College, Hobart, Tasmanio.

La broŝuro prezentas interesan etnografan studeton. Ni ekscias per ĝi, ekzemple, ke « kvankam la aŭstralianoj evoluis, la tasmanianoj restis ĉiel ŝtonepokanoj. Ili vivis en la insulo ĝis la 19a jarcento, k nur formortis tiam pro fitraktado, kiun ili ricevis de la nove alvenintaj blankuloj… » La libreto estas verkita en bona lingvo.

GRANDA MURAFIŜO pri la XVIII-a Kataluna Esp. Kongreso en Manresa (31.5.-2.6.1936). Trikolora. Form. 50 × 68 cm.

[REKLAMO p.6] Rekomendeblaj verketoj por progresintoj : LA MORTO DE BLANJO (Tousseul) 48 p. Prezo : 3 fr. fr. RUĜO KAJ BLANKO (Ivin). 68 p. Prezo : 3 fr. fr. SAT.

MEMORNOTO

REPRESIS EL « S-ULO » : Nelson Leader, 7. 2. (Vupertal).

REPRESIS EL « S. R. » : Pan, B. Aires, 22.4. (konstit. en Anglio), 29. 4. (antisem. judoj) ; La Voix Libertaire, Limoges, 23. 5. (kolekt. bakejo).

PRIESPER. ARTIK. K NOTOJN ENHAVIS : Signalen, Stokh., 7., 14., 21., 28. 5. 4. 6. ; La République Sociale, Narbonne, 14. 5. ; Simbolo, Rosario, marto-apr.

PRI LA KONGRESO : The Clarion News, Manch., majo ; Nelson Leader, 14., 21. 2.

Korespondado

(Simpla trilinia anonceto kostas 4.50 fr. fr.)

HISPANIO

K-do Luis Pagès, Fonda Cerilla, Palamos (Gerona), dez. interŝ. PM., k belajn PI, kun Gek-doj el tuta mondo. Certa respondo.

NEDERLANDO

Holandano deziras korespondi kun Gek-doj el ĉl. k samtempe interŝanĝi PM. Resp. garantiata. Sendu let. al K-do Aart de Vogel, Kanaal c. 11, Spaarndam.

K-do A. G. Zegers, Tjalkstr. 9, Eindhoven, stacidoma fiakristo, dez. kor. kun Gek-doj el ĉl. Certa resp.

Gek-doj de Esp.-Grupo dez. kor. kun Gek-doj el ĉl pri ĉt. Certe resp. Adreso : K-do J. P. Bogaard, Walstr. 14, Terneuzen.

Deziras korespondi K-do P. v. d. Weerd, fervojkonduktoro, PI, L, kĉl. Certe respondos. Adr. : Korhoenweg 19, Apeldoorn.

Du Gek-doj deziras koresp. kun K-doj el ĉiuj landoj pĉt., interŝ. gaz. k PM. Skribu al K-do B. J. Assink, K. Oosterschestr. 1, Almelo.

POLIO

Lab. Esperanta Sekcio ĉe sporta lab. klubo en Janov dez. kor. kĉl. pĉt. Resp. gar. Adr. : Franco Denkowski, str. Planty 3, Janow k. Katowice.

PORTUGALIO

L.E.S. (Progresemaj Amikoj), Barreiro, dankas al ĉiuj letersendintoj k pardonpetas, ĉar ili ne povas respondi al ĉiuj, pro tro da korespondaĵo ricevita.

Esperanto Grupo « Fratiga Stelo », Rua Paulo da Gama, 6-1°, Lisbono, petas koresp-adon por siaj gelernantoj kĉl. pĉt.

[REKLAMO p.6] Tre bonvena legaĵo kun aktuala enhavo estas ĵus-aperinta FRATECO EN LA VIVPRAKTIKO de H. Roland-Holst (Trad. de Buis) 28 pĝ. Prezo : 1.50 fr. fr. SAT. (= resp. kupono)

[REKLAMO p.6] Baldaŭ liverebla estos 3-a lingve revizita eldono de LA KOMUNISTA MANIFESTO de K. Marks k Fr. Engels 56 paĝoj (anstataŭ 48), formato 12 × 18, kun tre aktuala k interesa antaŭparolo de l’konata ekonomiisto, nia K-do Lucien Lora Kun portreto de K. Marks. Prezo : 3.— fr. fr. SAT.

KATOLIKOJ AŬSKULTU !

Kiam la jubilea kongreso de F.L.E. en Hago traktis la forigon de « S-ulo » kiel organo por ĉiu federaciano, tiam la delegito de l’proponinta sekcio interalie faris la rimarkigon, ke kelkfoje en « S-ulo » aperis artikoloj, kiuj estis ofendaj al… katolikoj. La argumento estas tute senvalora, ĉar : 1°) Se ili estus konsciaj katolikoj, tiam iu ofendo aŭ kontraŭa opinio ne povus ŝanceli ilian koncepton, 2°) ili verŝajne neniam estus aliĝintaj la Federacion. Ni do rajtas konkludi, ke tio estis nur preteksto. Tamen, la vero ne povas esti ofenda. Tial mi sendas jenan priskribon, kiu por katolikoj speciale, sed ankaŭ por aliaj havos intereson.

Antaŭ nelonge la gazetaro raportis pri la kondamno de prof. Ude el Aŭstrio, ĉar en publika letero al Musolini li esprimis sian abomenon pri la kruela rabiro en Abisenio. Musolini pro tio postulis de la aŭstra registaro la punon al Ude. La registaro humile obeis. Ude estas 4-obla doktoro. Dum 35 jaroj li estis docento en la Universitato de Graz. En 1911 li fondis la unuan senalkoholan manĝejon en Aŭstrio. Ĉirkaŭ 1924 li batalis kontraŭ la prostituo k knabinkomerco. Li fondis infanvartejojn k div. unuiĝojn. Ĉion tion konsentis la kat. eklezio, kies reprezentanto li estis, ĉar tio ja koincidas kun la ekstera vizaĝo de ĝenerala bonfaremo. Sed, lia amo al vero kondukis lin al ĉiam pli delikataj punktoj, k kiam li en 1926-28 pasis [?] postulis en kunvenoj la forigon de la kapitalisma ekonomio, la forigon de la orgarantio por la aŭstra valuto, ĉar la orgarantio estas nur trompo, per kiu oni ligas la valuton de iu lando al la internacia orspekulacio, — justan monreformon k la eksproprigon de la grundposedantoj, tiam en 1929 la episkopo Pavlikovski el Aŭstrio deklaris pri Ude la parol- k verkmalpermeson. Samtempe li malpermesis al ĉiuj teologoj la viziton de la lekcioj de prof. Ude. En 1934 li estis eksigata el la ofico ĉe la universitato de Graz, kiel unua viktimo de la kondordato inter la Vatikano k Aŭstrio. En la sama jaro la polico konfiskis 2 el liaj broŝuroj :« Liberekonomio, Mono aŭ Oro ? » k « La granda mizero de nia epoko k ĝia venko per liberekonomio ».

Pro la « ofendo » al Musolini li estas kondamnita je 1100 ŝilingoj aŭ 30-taga karcero, por unu el la broŝuroj je 550 ŝil. aŭ 15-taga karcero. Kiam li tuj post la kondamno anoncis sin ĉe la malliberejo, oni forsendis lin. Nun amikoj de li timas, ke oni konfiskos lian pension. Pli klare la kat. eklezio ne povas montri sian kapitalist-amikan vizaĝon.

Fiziokrato.

N.º 443, 25 de julio de 1936

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

12-a JARO, N-o 443 — MONATA ESPERANTO-GAZETO — 25. JULIO 1936

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO, ADMINISTREJO K SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO : 67, avenue Gambetta, Paris 20ᵉ Poŝtĉekaj kontoj je nomo de SAT-Paris : Bruxelles n-o 350 189, S’Gravenhage n-o 211 533, Kopenhago n-o 4 986, Paris n-o 1234 22, Stokholmo n-o 74 153, Wien n-o D-109 068, Zagreb n-o 41 448, Zürich n-o VIII-200 49. Alilande oni pagu per poŝtmandato je nomo de SAT. bonvalutaj devizoj en rekom. letero aŭ bankĉeko je nomo de « Bannier ».

ĈU NE EBLAS ?

Karaj Gekamaradoj ! Jam de sufiĉe longa tempo SAT trenas post si tre gravan monŝuldon. Ĝi devenas el la lastaj malfacilaj jaroj, interalie de la reteno, fare de la moskva opozicio, de proks. cent mil fr. frankoj. Ankaŭ la skismo iagrade perturbis la kontojn k spezaron de l’Asocio.

La nunjara bilanco montras, ke la situacio stabiliĝis. La malbela drako nomata pliŝuldiĝo estas venkita, k ne temas plu pri evito de abismo : ĝi estas evitita. Restas nur ripari la Breĉon. Ja restas la plej granda parto de l’ŝuldoj el la nigra periodo, k tio povus iam fariĝi kaŭzo por novaj gravaj malfaciloj.

Tial la P.-K., repristudinte la aferon, direktas al ĉiuj SAT-anoj k SAT-amikoj varman alvokon por finfina likvido de la Breĉo. Se la pli ol 5.000 legantoj de « Sennaciulo » ĉiuj donacus po 10 fr. fr., tiam la SAT-ŝipo povus en plena sereno k kun plenaj fortoj daŭrigi sian mondakvaran plugadon. Por kelkaj sendube la nomita sumo estas iom alta, sed aliaj sen malfacilo pagus duoblan kotizon. Cetere la K-doj ankaŭ ne forgesu monkolekti en amikaj rondoj. Multaj okazoj ja prezentiĝas al aktivuloj. Honora mencio en la kolonoj de « S-ulo » de la kolekt-rekorduloj estas garantiata.

La lastjare farita, tute bona propono pri speciala kolektado por la Breĉo estis ja priatentata de multaj, tamen ne de ĉiuj, kiuj povus iom kontribui. Ne sufiĉas nur proponi, oni devas ankaŭ plenumi.

La atento de ĉiuj devas esti direktata al tiu punkto : For la Ŝuldo ! Ni ne dubas, ke niaj amikoj ĉiuj komprenos… k ni atendas fide la respondojn, pri kiuj ni danke kvitancos en « S-ulo ».

Ĉio estas ebla. Nur volu ! SAT-anoj antaŭen !

La Plenum-Komitato.

P.S. La unuan respondon ĵus donis F.E.O. (franclingva LEA), kiu sian amikecon al SAT atestis per pago de l’ĉi-apude montrita tre atentinda sumo !

46. Listo

F. E. O. (Montreuil-Paris) … fr. fr. 3.000.— J. C. Kries, Leeuwarden …. » 7.30 J. Rival, St. Etienne …….. » 8.— K. Vigier, Esperio ………. » 5.— S. k L. Glodeau,, Paris …… » 10.— J. Piron, Paris ………….. » 10.— Erbaro, Paris …………… » 5.— Banmer, Paris …………… » 10.— B-mes, Paris…………….. » 10.— A. Roosing Sr., Zeist …….. » 10.— J. Gilliard, Neuveville …… » 5.—

RAPORTARO DE LA PLENUM-KOMITATO DE SAT (1935-36)

b) Administracia raporto

Kontoj. — Lastan jaron ni eraris, skribante ke « fine ni sukcesis forigi la malordon, kiu regis en la kontoj, post la migro de la Administracio el Leipzig al Parizo ». De tiam ni konstatis, ke ne ĝustas la pozicio de iuj kontoj, senmovaj de pluraj jaroj. Do ni devis plue akcepti kiel veran la aserton de la konthavanto. Ja, ni ripetas, ke Leipzig transsendis nenian arkivon : nek kopiojn de fakturoj, nek leterojn de la mendintoj.

Bilanco. — Pro manko de spaco en « S-ulo », k ankoraŭ pli por ne veki la scivolemon danĝeran de lia Moŝto la Impostisto, ni ne «publikigas» la Bilancon, konforme al nia ĝisnuna farmaniero. Sed ni ĝin multobligis (sub kvazaŭ anonima aspekto), por disdoni al la partoprenantoj de la Manĉestra kongreso en la kongresejo mem. Ĝin ni pretas sendi ankaŭ al membroj aktivaj, laŭ speciala peto.

La kontoj, registroj, slipoj, fakturoj, dokumentoj rilataj al la spezoj de la periodo junio 1935 ĝis majo 1936, k la Bilanco 1936, estas detale ekzamenitaj de K-doj Baro k Piron, kiuj trovis ĉion en ordo.

Kun plezuro ni konstatas, ke, la unuan fojon depost pluraj jaroj, la bilanco montras profiton, — profito certe modesta (ekzakte fr. fr. 1.797,82), sed tre signifa pro tio, ke ĝi markas la finon, espereble definitivan, de la financa krizo en nia organizo. Per tiu rezulto ni komencas mordeti la deficiton. Se nenia malfeliĉo okazos, la plena financa resaniĝo de nia entrepreno estas certa, — sufiĉos atendi pacience !

Elspezoj. — La salajro al la redaktoro-sekretario prezentas unu el la ĉefaj ĉapitroj de elspezoj. En septembro 1935 ni komencis ŝpari la salajron (fakte duonan, ĉar li laboris nur ĉiun duan tagon) de K-do Germen. Ne estas eble pli multe ŝpari tiurilate. Kelkfoje ni aŭdis flustrojn, ke ne devus esti salajrulo ĉe SAT, ktp. Nu, la subskribinto, kiu postenas en SAT senĉese depost 16 jaroj, k do bone konas la aferon, asertas, ke la Asocio ne povus funkcii sen konstanta oficulo. Mi estas konvinkita, ke la sumo de laborprodukto de pluraj K-doj, alterne aŭ sinsekve dejorantaj, ne egalus la faron de unu sola salajrulo, konstante dejoranta. Krome la sistemo de « volontularo » naskus nepre malordon, kies respondeculon oni eble ne trovus, — k malordo kaŭzas riskojn je domaĝo.

Nia Asocio ne estas komparebla kun iu ajn organizo, eĉ kun L.E.A. pli multmembra ; ege pli multa estas la korespondado, la manipulo, la ekspedo de libroj, — pli multaj la kontoj, — pli granda la kvanto da pagoj en plej diversaj valutoj k laŭ plej diversaj vojoj (konsiderinda proporcio el la membraro pagas kvaronjare, anstataŭ per unu fojo !). Kaj precipe temporaba k peniga estas la farado de la adresiloj por la banderoloj (oni konsideru, ke ĉiumonate proks. cento da adresiloj senvaloriĝas pro ŝanĝo de adreso !), k ankaŭ postulas apartan spiritan koncentrigon k temp-elspezon la specife redakcia tasko, nome kribrado, legado, lingva korektado, plej ofte plena rearanĝado k kopiado de la manuskriptoj por la du gazetoj.

Imposto. — Komence de tiu ĉi jaro vizitis nin surprize… reprezentanto de la impostservo. Okazis diskuto, komuniko de dokumentoj, konsulto de fakulo, ktp. La diskutado daŭris plurajn monatojn. Ni defendis nian vidpunkton kiel diabloj (satanoj), ĉar ja la impostisto volis konsideri SAT kiel ordinaran komerc-entreprenon k do postuli la maksimuman tarifon. Ni ne bedaŭras nian insiston, kiu finfine ŝanĝis la opinion de la impostisto pri la karaktero de nia « firmo ». Tamen ni ne povos eviti la pagon de imposto (kelkaj centoj da fr. fr.) por la libroj k gazetoj, kiuj estas vendataj al « francaj klientoj ».

Librovendado k -eldonado. — La debeto estas proksimume egala al tiu en la periodo 1934-35 (preciza komparo estus nek ebla, nek utila, pro fuŝo farita de K-do Germen en la inventaro de majo 1935, — konfuzo verŝajne klarigebla pro la gravega perdo, kiun ni suferis je la varokonto en Leipzig, kaŭzita de la faŝistoj, kiuj detruis aŭ igis detrui por 14.000 fr. fr. da SAT-libroj.)

— página 2 —

56 — SENNACIULO

Ĉiam la samaj libroj vendiĝas relative bone, — ĉiam la samaj restas senmove sur la bretoj ! Dank’ al libropremio por frupagantoj de la SAT-kotizo 1936 ni povis disvendi el la libro «Jimmie Higgins» je forte rabatita prezo 120 ekzemplerojn, kio estas kontentiga rezulto, se oni konsideras la amplekson de tiu ĉi majstroverko.

Tiun ĉi jaron ni produktis (-as) :

« Frateco en la Vivpraktiko » (H. Roland-Holst), 28 paĝoj ; « Komunista Manifesto », 3-a eldono, 56 paĝoj, tute revizita k ornamita per aktuala antaŭparolo ; « La Esperant. Laborista Movado antaŭ la Mondmilito » (De Bruin), ? pĝ. ;¹ « Juneca Ardo » (Bartelmes), originala rakonto pr. 90 pĝ.².

Planita estas la eldono de Kalendaro por 1937, en kunlaboro kun F.L.E. kiu devos aperi en oktobro aŭ novembro ĉi-jare.

Ni ankaŭ esperas povi eldoni « Rasopolitiko k Heredoscienco » (Neergaard), por kiu ni kolektis ĝis nun 161 antaŭmendojn (parte pagitajn, parte pagotajn tuj ĉe apero).

Rilate la libro-eldonon en la nuna periodo, ni rimarkigu, ke por tio necesas hodiaŭ vera optimismo k konfido en la estonto, ĉar kia ajn estas la speco de eldonaĵoj, la disvendado okazas laŭ tre malrapida ritmo, — certe ne pro manko de legemo, sed pro manko de la aĉetpovo… Ni povis observi ja ankaŭ ĉe aliaj eldonejoj ĉi-jare rimarkindan plimalrapidiĝon en la eldonpovo : unuavice ĉe « Literatura Mondo », kiu kompare kun la antaŭaj jaroj bezonas sufiĉe multe da tempo por aperigi siajn « seriojn ».

Ni kalkulas do je la komprenemo de la K-doj k esperas, ke ili atentos niajn libro-anoncojn en la revuoj k pliriĉigos sian bibliotekon per la aperantaj legaĵoj.

Plena Vortaro. — Por la novaj membroj k legantoj ni ripetas, ke tiu eldono estas finance aŭtonoma, k ke la por ĝi necesan kapitalon alportis K-doj Banmer k Lanti, kun la helpo (antaŭmendoj pagitaj) de la francia, nederlanda k sveda LEA-oj).

Niaj esperoj, esprimitaj en junio 1935, ne tute plenumiĝis. Kontraŭis al tio certe la daŭranta ekonomia krizo, kiu pli k pli reduktas la aĉetpovon de la prolet-esperantistoj, ankaŭ la fermo de la germania merkato, k fine la senskrupula agmaniero de iu ĉina libristo, kiu reproduktis, per fotografa procedo, k vendadas « falsan eldonon ». Tiu eldono, ege malkara (ankaŭ ege malbela, feliĉe !), ĝenis multe nian agenton en Japanio, k eĉ tie haltigis la vendadon dum pluraj monatoj. Ni tamen diru, ke tiu libristo ŝajne ne povis disvendi sian fuŝprodukton ekster Ĉinio k Japanio, — almenaŭ ni nenion eksciis pri tio. Kaj cetere, se tio okazus, ni agus por defendi niajn interesojn, konforme al la Konvencio de Berno pri la rajto de eldonisto.

Ni bedaŭras ankaŭ, ke iuj prolet-esperantistaj organoj preferas ne reklami pri « P. V. ». Tiu sinteno ne estas io alia ol oblikva bojkotado. Ni konkludas el tio, ke por la gvidantoj de tiuj organizoj ne gravas la lingvo-perfektiĝo de iliaj membroj. Ja la « P. V. » estas nun unika en sia speco, k sen ĝi ni ne vidas, kiel oni povas majstri la lingvon.

Krome — por la reklamo pri « P. V. » ni elspezis multe pli ol ni planis, tiel ke nun mankas ankoraŭ kelkaj miloj da fr. fr. por egaligi la elspezojn, nome la preskostojn, la pruntojn, la aŭtor-honorariojn. Sed tiuj kelkaj miloj estos rapide enspezataj, k ni konfirmas, ke post tiu egaligo inter el- k enspezoj la produkto de l’vendo servos al likvido de la kreditoj ĉe SAT.

Presejo. — Ĉe ĉiu kongreso, de kelkaj jaroj, ni aŭdas kritikojn pri tiu punkto. Iuj K-doj insistas, ke ni klopodu trovi firmon pli malkaran, — aliaj, ke ni mendu nur al pure laboristaj entreprenoj (kooperativoj). Ĉe la pariza kongreso iu K-do deziresprimis, ke ni donu niajn mendojn al Hispanio, kie la varprezoj estas sub tiuj de Francio.

Por pruvi, ke ni atentas la sugestojn de niaj membroj, ni mendis (post malfacila, temporaba enketo ĉe pluraj firmoj belgiaj !) du broŝurojn al la presejo laborista « Erasme », en Bruselo, k eĉ sendis kontopagon de 500 fr. fr. Ni atendis, atendadis monatojn ; la presejo ne sukcesis havigi al si intertempe la (monopoligitajn) matricojn de esperantaj litertipoj. Tiel ni fine devis malmendi la plej urĝan el la du broŝuroj k transdoni al alia presejo en Svedio, rekomendita al ni de fidinda SAT-ano ; ĝi (vidu antaŭe !) ankaŭ tre malrapide laboras. Ne ofte estas troveblaj kune la tri kvalitoj, kiujn postulas niaj K-doj : nome, krom laboristeco, moderna ekipo, akurato k malkara prezo !

Konklude : pli facile estas postuli ol plenumi. Oni ne estu tro postulema rilate elekton de presejoj. Oni lasu al la P.-K. pli larĝan liberon por decidi pri la elekto. Vi estu certaj, ke ĉiam ni konsideros nur la intereson de nia Asocio.

Cetere la profito, kiu rezultas teorie el la diferenco inter la prezoj de du landoj, estas praktike ofte glutata per la eksped-kosto, la dogan-imposto, kc. Ni ja troviĝas en mondo kun altaj limpalisoj k doganmuroj, kio vere malfaciligas konsiderinde nian mondskalan agadon ĉiurilate, ne laste sur la financa kampo…

Verkis Banmer ; aprobis la P.-K.

c) Redakcia Raporto

« Sennaciulo » (kun « La Lernanto ») k « Sennacieca Revuo » aperis regule k estis akurate ekspedataj al la abonantoj. K-doj, kiuj aboniĝis al ambaŭ eldonaĵoj, ricevis do meze k fine de ĉiu monato esperantlingvan legaĵon, redaktitan laŭ la lingvo de Zamenhof (sen uzo de neklarigitaj neologismoj, kun tendenco prefere uzi la jam enkondukitajn vortojn, se estis la eblo) k laŭ la idea bazo de SAT. Kial ŝajnas al ni la regula aperado de la presorganoj la plej esenca tasko plenumita, -ata k -ota de SAT ? Nu, ĉar ni opinias, ke tiom longe kiom viziti kongresojn, aŭ vojaĝe renkonti esperantistojn transe de la landlimo estas privilegio de nur malmultaj K-doj kiuj havas por tio la necesan monon k la rajtodonan pasporton, — la pergazeta kontakto estas la ĉefa ligilo inter la lernintoj de nia lingvo, sekve ilia ĉefa praktikado de esperanto. (Krom, kompreneble, la serioza leter-interŝanĝo, kiu havas ja simile edukan k instruan valoron.)

Se ni konsentas pri tio, ni pretas doni nian ĉefan atenton al la varbado de abonantoj al la SAT-organoj, k aliflanke helpi al la redaktoro per provizado je dokumentriĉa, interesa, valora materialo, — se eble originalidea. Konsiderante la materiajn malhelpojn en la ekonomie malfavora aktuala periodo, ni ne havas motivon por plendi pri la momente atingita rezulto, tiel rilate la unuan, kiel la duan punkton. Ni ja estus ŝatintaj, se en la liberalaj landoj, kiuj permesas la legadon de l’SAT-gazetoj, la K-doj estus zorgintaj pri kompenso ioma de la perdoj suferitaj en la cetero de l’mondo. Ni komprenas tamen, ke ankaŭ tie la krizo ne permesis normalan kreskon de l’abonantaro, precipe al « Sennacieca Revuo », pli ampleksa, pli « luksa » ol « Sennaciulo », tamen ĉefe kvalifikita por plenumi la edukan, klerigan laboron, pri kiu parolas la unua paragrafo de la Statuto.

Se « Sennaciulo » gajnis abonantojn ĉiulande (kompare kun la antaŭa jaro) — ĝi dank’ al la potenca kontribuo de l’nederlanda LEA-membraro atingis 5.500-ekzempleran eldonkvanton k neniam malsuperis 5.000 dum tiu ĉi jaro — « Sennacieca Revuo » perdis proksimume 50 abonantojn (meza eldonkvanto 1.050 ekz-oj). Sed estas laŭ ni ne tro malfacila tasko de niaj ĉefaj varbistoj egaligi tiun perdon eĉ antaŭ la fino de l’jaro.

Sed kion signifas la disvastigo de pli ol 5.000 ekzempleroj el ĉiu « S-ulo » – numero tra la mondo ? Tion ni ekkonas plej klare, se ni komparas la nombron kun tiu de aliaj organizoj. El la internaciaj gazetoj de la « neŭtraluloj », Esperanto de UEA (monata) havas proksimume 2.500 abonantojn. La ciferojn de la (semajna) « Heroldo » ni ne konas, sed ili estas certe multe pli malaltaj, post la perdo je abonantoj a) en Germanio, kie estis ĝia ĉefa subtenantaro, b) alilande — laŭ informo aperinta antaŭ kelkaj monatoj en « Her. ». Ni konstatas do, ke ni marŝas unuavice (parenteze dirite, ankaŭ sur la prolet-esperantista kampo ni havas internaciskale nenian seriozan konkuranton).

Ni malkovrus ja, se ni sur mondkarto per ruĝaj flagetoj indikus la lokojn, en kiuj loĝas niaj abonantoj, ke la mondskala dispartigo estas tre malegala : sed — malegala ja ankaŭ estas la evoluo socia k politika sur la terglobo, k tiu evoluo ja estas la granda kulpulo pri tiu « maljusta dispartigo » laŭ ideala vidpunkto de niaj pli ol 5.000 « S-ulo »-abonantoj. Ni esperas tamen, ke nenio rompos la persistemon de niaj sindonemaj varbuloj k ke en regionoj tute ne sufiĉe prilaboritaj de ni (sed prilaboreblaj), kiel Ĉeĥoslovakio, Finlando, Alĝerio, Japanio, ktp, la diskonigo de la fakto, ke nia gazeto estas la plej disvastigata, plej legata mondskala esperanto-gazeto, povos helpi akiri al ĝi multajn novajn amikojn en la malforte prisemitaj regionoj.

Ankoraŭ unu rimarkigo pri tiu punkto : La plej gravaj neneŭtralaj gazetoj (malamikoj de l’klasbatala laboristaro) en Esperantio malaperis en la lasta tempo : la rom-eklezia « Espero Katolika » k la misti(fi)ka «Oomoto» (ĉi lasta laŭŝajne malpermesita de la japana registaro).

Nun pri la enhavo de la SAT-gazetoj. Ankaŭ rilate tiun punkton, nome la kunlaboradon al niaj organoj, ni ĉi-foje ne bezonas plendkanti kiel pli frue. Ni povis konstati netan pliboniĝon (kompare kun la du pasintaj jaroj) en la kunlaboro per sendo de manuskriptoj. Laŭkvante, iom ankaŭ laŭkvalite, la antaŭjara nivelo estas superita. Tio tamen ne signifas, ke ĉio sendita estas akceptebla por « S-ulo », « S. R. » aŭ « La Lern. ». Restas la fakto, ke tro multaj kunlaborantoj sendas nur tradukojn k eĉ ne klopodas adapti siajn skribaĵojn al la mondskala karaktero de niaj gazetoj, al la universala menso. Ankaŭ multnombre ni ricevis simplajn komunikojn de ciferoj aŭ dokumentoj, sen propraj komentoj. Tio jam estas pli bona ol traduko de ĝeneralaĵoj aŭ de por nacilingva legantaro verkitaj konsideroj, ĉar ja la redaktoro povos eventuale utiligi tiujn dokumentojn en konekso kun aliaj verkaĵoj (la ĉefa tasko de redaktoro estas ja kompila !). Kelkaj K-doj kuraĝe verkis originale k propramense, k ili estu ĉefe dankataj pro sia kunlaboro, kiu esperoble estos regula. Estas ja ne tre facile (ni jam diris tion en antaŭa raporto), verki bone dokumentitan artikolon, ĉar tio postulas multe da tempo k da klopodoj, serĉoj k eventualaj elspezoj. Pro tio nature tiaj pli valoraj artikoloj malofte trafas la redakcion.

Tio sama cetere estas direbla pri la kompilo de Gazetar-informservo (tia, kia antaŭ la skismo funkciis pli malpli sukcese ĉe SAT) ; ties ĉefa kvalito estas aktualeco de l’informaro k precizo de l’ciferoj k raportataj cirkonstancoj. Oni povas vere demandi sin, ĉu ni lab. esperantistoj jam posedas sufiĉe da forto, sufiĉe da rimedoj por kontentige solvi tiun problemon de porgazetara servo. Ja eĉ kiam SAT estis pli disvastigita tra la tuta mondo, ol[?] hodiaŭ, la Informservo produktis malmulte palpeblajn rezultojn, malgraŭ tio, ke li disponis pri ĉiujara kapitalo

¹ La eldono de tiu ĉi verketo (en presado), planita por la jarkomenco, trafis malbonŝancojn sur la vojo. Ni klopodis de monatoj pri malkare produktanta presejo, k fine trovinte ĝin en Belgio, nia k la pacienco de l’aŭtoro estis akre elprovataj pro longa atendado de supersignoj por la esp. literaro. Ni tial finfine decidis ree ŝanĝi presejon k sendis la manuskripton al Svedio, kie tamen ankaŭ la laboro ne tiel rapide estas prizorgata, kiel ni esperis… Ni esprimas ĉi-loke al K-do de Bruin nian sinceran bedaŭron pro tiu ega prokrasto, en kiu iom ni ja kulpas — ne volinte elekti pli karan presejon. K-do de Bruin mem financis la eldonon de sia verketo.

² Tiu ĉi libro estas en presado. K-do B., la aŭtoro, antaŭpagas mem la preskostojn, pruntedonante tiun sumon al SAT.

— página 3 —

SENNACIULO — 57

de 400 gmk. (t.e. 2.400 fr. fr.) k pri moderna multobliga aparato (kiun lastan la respondeculo de la Servo « forgesis » redoni al SAT ĉe likvido de la Servo). Sekve la praktiko neis la valoron de tiu eksperimento. La sola maniero, kiel utili efike, kuŝas niaopinie sur la kampo de l’Fakoj (tipografoj, fervojistoj k.a. faris komencon promesigan), kiuj povus regule priservi sian fakan gazetaron. Sed tia fakeca materialo, se ĝi povus aperi je la nomo de SAT, per la zorgoj de SAT-anoj, ne povus kompreneble enteniĝi en « Sennacieca Revuo » aŭ « S-ulo ». Ĉar nia informado (en la revuoj), intime ligita kun kleriga laboro, celas la tuton de la socio k de la homa penso, sed ne unu aŭ la alian fakon. Tial niaj gazetoj havas pli filozofian, ol teknikan aspekton. Ili pentras pli vere la mondskalajn ŝanĝiĝojn en sociologia, ekonomia, politika, idea kampoj, laŭ sennacieca lumigo, — ol detalaĵojn pri tiu aŭ alia ekpuŝo, ekmovo de laboristoj. Revuoj estas sintezoj, la redaktora laboro estas sinteziga, elekta, kompila, k ĉiu n-ro prezentas la rezulton de tiu sumiga laboro — al kiu diverspensaj k diverslokaj (tra la mondo) Gek-doj alportas la konstruerojn.

Se ni volas regule aperigi niajn organojn, t.e. je la 10-a k 25-a de ĉiu monato, ni devas havi en manoj la materialon por « S. R. » la 25-an de l’antaŭa monato, por « S-ulo » la 10-an de l’kuranta monato, plej malfrue. Ni faras ofte escepton por malgrandaj komunikoj k korespond-anoncoj, kiujn ni akceptas ankoraŭ pli malfrue (precipe por « S-ulo »). Sed ni insistas, ke tio estas tre maloportuna, por la presisto kiel por la redaktoro, kiu devas post-aranĝi jam aranĝitan numeron. Krome tiuokaze la malfruaj sendintoj ne devas miri, se eventuale restas pres-eraroj en iliaj tekstoj, ĉar la presprovoj de tiuj « lasthoraĵoj » ne plu venas sub la okulojn de l’redaktoro ; ili estas kontrolataj nur en la presejo mem, — de neesperantista korektisto. Prefere do sendu viajn komunikojn k anoncojn ĝustatempe, laŭ la supre montritaj datlimoj.

En la elekto de l’materialo (la manuskriptoj ĉiam estas rekopiataj de ni, se ili ne estas jam skribmaŝinitaj k la folioj surskribitaj nur unuflanke), ni lasas nin gvidi ne de lingvaj konsideroj (la redaktoro korektas, kiom necese, la lingvaĵon), sed nur de enhavaj. Ni agas konforme al la gvidlinio donita en la rezolucio de la 3-a Kongreso (evito de disputpunktoj !), rekonfirmita per deziresprimo de la lastjara kongreso. Tial ni rifuzis publikigi kelkajn tro partiece verkitajn artikolojn, kiuj enhavis atakojn kontraŭ alitendencanoj. Certe, ne estas ĉiam facile difini la limon de l’permeseblo k nepermeseblo. La tuta P. K. en tiaj kazoj decidis k konsilis al la redaktoro.

Ankoraŭ vorton speciale pri « La Lernanto ». Ankaŭ por ĝi ni povas plezure konstati pli grandan kunlaboron de multaj, kun escepto (bedaŭrinde) al la por-infana rubriko, por kiu ni vane provis veki intereson per konkursoj kc. Tio instruas al ni, ke la lab. esperantistoj, lerninte mem esp-on nur kiel plenaĝuloj, havas ĝenerale ĉu ne la volon, ĉu ne la povon lernigi la lingvon al siaj infanoj en frua aĝo, k ke ankaŭ la infankursoj ĝenerale ne maturigas la lernantojn ĝis tia grado, ke ili povus partopreni en nia organiza vivo. Por la rubriko « Lingvaj Notoj » ni ŝatus ricevi instigojn, demandojn, artikoletojn. Kompreneble ankaŭ por la aliaj rubrikoj ni daŭre atendas vian subtenon, por ke « L. L. » spegulu — eĉ kiel distra, amuza gazeto — nian sennaciecan spiriton.

ĉ) Raporto pri Konflikt-Komisiono k Ĝenerala Konsilantaro

En la pasinta jaro ne eĉ unu konflikto anonciĝis al ni ! Ŝajnas, ke pro la ĉirkaŭ ni reganta ĥaoso konfliktoj ne povas estiĝi en la propra rondo. Rajte ni ne povas ne bedaŭri la nunan staton tutmondan ; ne, ke malestas konfliktoj en la propra hejmo.

Rilate al Ĝ.-K. ni koncize notu, ke forsendiĝis la unua cirkulero al la Ĝ. K.-anoj la 21-an de septembro 1935. Iom post iom alvenis la respondoj el diversaj lokoj. Pretigante la 2-an cirkuleron, mi havis leterojn de K-doj Kerr, Veder, Sulski, Nielsen, Norman, Santos, Roux, Al la dua cirk. respondis nur du K-doj (unu el Suda Ameriko, unu el Los Angeles). Tiu manko de pliaj respondoj malebligis al mi prepari jam la 3-an cirkuleron.

El la tuta faritaĵo de Ĝ. K. ni povas konklude diri, ke laŭstatute la Ĝ. K. ekzistas, do pro tio devas funkciadi, sed ke ĝia praktika valoro ne facile estas konstatebla.

Sekretario : J. Bout (Roterdamo).

XVI-a KONGRESO DE S.A.T.

en MANĈESTRO (Britio)

2-7. aŭgusto 1936.

Adreso de la OKK, 16, Lily Street, Manchester 8 (Britio).

8-a Komuniko.

Senkosta Veturado. — Ĉiu kongresano, montrinte sian insignon al la konduktoro, rajtos veturi senkoste per la aŭtobusoj k tramoj de Manĉestro. Ĉi tiu rajto ebligos al la vizitantoj ŝpari multe da mono, k ili povos senĝene rigardi la urbon, facile atingi la multajn parkojn ekster la urbocentro k aliri la kongresejon el la tendejo k el la plimulto de la pensionoj, kiom ofte ili deziras. Por la vizitoj al la fabriko, dokoj ktp ni uzos specialajn aŭtobusojn metitajn je nia dispono de la manĉestra konsilantaro. Ankaŭ estos donacitaj mapoj pri la distrikto, kun klarigo pri la trama k aŭtobusa sistemoj.

Civila Akcepto. — Kiel reprezentanto de la manĉestra loĝantaro, Konsilanto Binns (membro de la Laborista Partio), bonvenigos la K-dojn al la urbo. Ĉi tiu civita akcepto okazos en la Urbestraj Salonoj de la Urbdomo, k poste oni povos rigardi la vidindaĵojn de la konstruo, aŭskulti orkestron k ĝui manĝon. Povas esti, ke la aliĝintoj ricevos poŝte invitojn anglalingvajn al ĉi tiu akcepto ; se jes, ili ne miru pri la signifo, sed ili nepre kunportu la kartojn.

Ankaŭ interesiĝas pri la Kongreso la Manĉestra Vegetara Societo, k K-doj kiuj estas vegetaranoj aŭ interesiĝas pri la movado, estas invititaj ĉeesti amikecan vesperon, kie la Societo provizos refreŝaĵojn.

Vaporŝipa Ekskurso. — La kongresanoj vidos la ŝipkanalon, inĝenieran mirindaĵon kiu faris Manĉestron havenurbo, kiam ili veturos per vaporŝipo al Barton. Ili vidos la kajojn k iliajn apudajn magazenojn, la reton da fervojoj k dokoj, kiuj priservas la kajojn, k fine la rimarkindajn pontojn ĉe Barton. Ĉi tie transiras la Ŝip-Kanalon du pontoj, la unua portanta ŝoseon k la dua portanta alian kanalon ! Kiam boato veturas laŭ la Ŝip-Kanalo, por ke ĝiaj mastoj ne tuŝu la pontojn, ĉi lastaj svingiĝas flanken k lasas al la ŝipo liberan vojon. Ke la ponto, kiu portas la duan kanalon, apenaŭ verŝas guton da akvo, montras kiel lertaj estis ĝiaj konstruantoj.

Marborda Vizito. — Al Blakpulo (Blackpool), ludejo de la proletoj lankaŝiraj, veturos vagonare la K-doj, por bone sin amuzi post la laboro de la Kongreso. Naĝante en la maro aŭ en la luksa plenaera banejo, K-doj ĝuos la freŝan atmosferon de ĉemara urbo. Troviĝas tie abundo da distraĵoj, ne nur dancejoj, kinejoj k teatroj, sed krome strangaj k plezurdonaj amuziloj, kiuj certe logos la vizitantojn. Ĉiu, kiu povas resti ĝis vendredo, nepre partoprenu ĉi tiun ekskurson.

Monŝanĝo. — Ni ne sukcesis havigi monŝanĝejon por la Kongres-Halo, do ni konsilas, ke oni ŝanĝu sufiĉe da mono enirante Anglion, por elteni ĝis mardo. Lundo estas ferio en Anglio k ĉiuj bankoj estos fermitaj.

Bonvenon al ĉiuj partoprenontoj de nia XVI-a !

O. K. K.

PROGRAMO.

Akceptejo : » The Co-operative Hall «, (La Koopera Halo), Downing Street, Ardwick, Manchester.

Sabaton, 1. de aŭg. 8-a atm.¹ Akceptejo malfermiĝas. 11-a ptm.² Akceptejo fermiĝas.

Dimanĉon, 2. de aŭg. 8-a atm. Akceptejo malfermiĝas. 2-a ptm. Manifestacio de Kongresejo al Platt Fields, sekvata de propaganda kunveno. 7.30 ptm. Malfermo Oficiala. 10-a ptm. Akceptejo fermiĝas.

Lundon, 3 de aŭg. 9-a atm. Akceptejo malfermiĝos. 10-a ptm. 1-a Laborkunsido. 2.30 ptm. 2-a Laborkunsido. 7-a ptm. Interkonatiĝa vespero. 11-a ptm. Akceptejo fermiĝas.

Mardon, 4. de aŭg. 10-a atm. 3-a Laborkunsido. 2-a ptm. 4-a Laborkunsido. 4-a ptm. Civita Akcepto ĉe la Urbdomo. 7-a ptm. Kunsido de Sennaciistoj. 7-a ptm. Kunsido de Bolenfrasat.

Merkredon, 5. de aŭg. 10-a atm. Se necese, laborkunsido. 11-30 atm. Vizito al fabriko. 3-a ptm. Vizito al karbo-minejo. 3-a ptm. Vizito al presejo. 7-a ptm. Ekspozicio k kunsido de tipografistoj en SAT-Klubo, 58, Stocks Street (enirejo malantaŭe), Cheetham, Manchester 8. 7-a ptm. Vegetarana amikeca vespero.

Ĵaŭdon, 6. de aŭg. 11-30 atm. Vizito al fabriko. 3-a ptm. Vapor-ŝipa vojaĝo laŭ Ŝip-Kanalo de Manĉestraj Dokoj ĝis Barton, k re-en. 7-a ptm. Kunsido de Socialistoj. 7-a ptm. Kundiso de lignaĵistoj en SAT-Klubo. 7-a ptm. Kunsido de kolorigistoj en SAT-Klubo.

Vendredon, 7 de aŭg. Tuttaga ekskurso vagonara al la marurbo Blakpulo.

¹ Antaŭtagmeze. ² Posttagmeze.

— página 4 —

58 — SENNACIULO

5a Listo de aliĝintoj,

  1. K-do A. Carter, 77. K-do J. W. Mann, Leeds, Britio ; 78. K-do W. Rolt, 79. K-do C. Hobson, 80. K-dino M. Hobson, London, Britio ; 81. K-dino A. Holt, Crawshaw-Booth, Britio ; 82. K-do A. J. Bienefelt, 83. K-do M. Konincks, 84. K-do A. H. Hexspoor, Delft, Nederl. ; 85. K-do B. Bultemeyer, Amsterdam, Nederl. ; 86. K-do G. A. Dutton, Manchester, Britio ; 87. K-do T.E.A. Southern, Cardiff, Kimrio ; 88. K-do S. Pottings, Salford, Anglio ; 89. K-do H. T. Roorda, Zwolle, Nederl. ; 90. K-do R. Scott, Letchworth, Anglio ; 91. K-do W. B. Currie, Burnley, Anglio ; 92. K-dino A. Moore, 93. K-do G. Pamphilon, 94. K-do I. Flower, London, Britio ; 95. F. Gateshill, Wilmslow, Britio ; 96. K-dino C. Jones, Birmingham, Britio ; 97. K-do A. L. F. Gigengack, Velsen-Beverwjk, Nederl. ; 98. K-dino J. S. Gigengack ; 99. K-do F. Bourguignon, Jarnac, Francio ; 100. D. B. Kaspers, 101. K-dino C. S. Kaspers, Beverwjk, Nederl. ; 102. K-do C. W. Spiller, London ; 103. K-dino A. Swart, Beets, Nederl. ; 104. K-do Frodelund, Kopenhago, Danio ; 105. K-dino Eckel, Kopenhago ; 106. K-do O. Melton, Birmingham, Britio ; 107. K-do Cachon, Eaubonne, Francio.

[BILDO p.4 | 12,32,43,59] Foto de la fasado de ejo kun granda montrofenestro, sur kies vitro legiĝas en arko la vorto « ESPERANTO ».

La propra hejmo de l’ Lab. Esperantistoj de Okcidenta Roterdamo.

La mortiga dekreto

Ni legis en « Heroldo » k pluraj aliaj gazetoj kun kontento, ke la delegitoj ĉe la 25-a kongreso de Germana Esperanto-Asocio (en Vajmaro) decidis unuvoĉe daŭrigi la Asocion ; estis elektata nova asociestro k Berlino kiel venontjara kongresurbo. Tiu unuanima decido montris la volon al vivo k agado, malgraŭ ĉio, de l’germ. esperantistaro. Bedaŭrinde… esp-istoj projektas, sed Hitler direktas. Sekve, antaŭ kelkaj tagoj la gvidanto de G.E.A. ricevis la dekreton, ke ĉiuj germanaj asocioj artlingvaj k iliaj grupoj devas likvidiĝi ĝis la 15.7.36, se ili emas eviti severan devigon. Post la 15.7. ĉiu agado por iu artlingva organizo, do ankaŭ ĉiu laboro por DEB, NDEB, Komerc. E. Unio k UEA estas malpermesata.

Malgraŭe…

Ĉe sia finmaja konferenco la Socialista Ligo, la organizita maldekstra alo de l’Brita Labor-partio, aprobis jenan proponon : « Ĉi tiu konferenco, opiniante ke oni povas plej materie helpi internacian laboristklasan solidaron per la uzado de internacia lingvo, rekomendas la starigon de esperanta sekcio ĉe la Soc. Ligo, por eldoni regulajn raportojn pri okazoj en la brita lab.-klasa movado (kiel interpretitaj de la Ligo) por la diversaj internaciaj esp. gazetoj, por informo al alilandaj K-doj. » Estus sendube utile k interese priskribi la cirkonstancojn, kiuj kondukis al la akcepto de l’propono.

Unuavice, loka filio de l’Soc. Ligo (la Hamersmita) akceptis la proponon pro klopodoj de esp-ista membro, K-do Rolt. Oni sendis ĝin al la centra oficejo, kiu presigis ĝin en la tagordo de l’konferenco. Eĉ se la afero ne irus pluen, la presigo de l’propono incitis diskuton aŭ almenaŭ atenton ĉe la diversaj filioj k tiel propagandis la lingvon. Sed bonŝance troviĝis ano de l’plenumkomitato de la Soc. Ligo, kompetenta k entuziasma esp-isto, K-do H. L. Elvin, kiu subtenis la proponon, kvankam li ne sukcesis konvinki la aliajn.

Kiam la momento por la propono venis, la konferenca prezidanto klarigis, kun okulvidebla malestimo, ke temas pri esp-o. Multaj delegitoj ridis, k la ĝenerala sinteno de l’konferenco fariĝis iom malserioza. En tiaj kondiĉoj, K-do Rolt, kiu enkondukis la proponon, ne sukcesis kapti la atenton de l’delegitoj, kiuj estis jam lacaj post tritaga diskutado. Cetere, la prezidanto permesis al li nur du-tri minutojn. Tuj poste, K-do Elvin ekstaris el inter la prezidantaro k laŭte alvokis la konferencon esp-lingve, daŭrigante anglalingve dum kelkaj minutoj. La delegitoj aŭskultis kun atento. Sen permesi pluan diskuton, la prezidanto voĉdonigis la proponon, k, mirakle, ĝi ricevis la subtenon de plimulto el la delegitoj, ŝajne pro tio ke ili amuziĝis pro la esp. vortoj de K-do Elvin !

Tamen, kiaj ajn estu la motivoj, la rezolucio permesas la starigon de ESPERANTA SEKCIO en la SOC. LIGO, kiu donas al la soc. esp-istoj bonan oportunon por pruvi la utilon de esp-o, per tradukado de artikoloj, raportoj ktp. Espereble esp-istoj ali-organizaj, en k ekster Britio, faros similajn klopodojn por ricevi permeson starigi esp-sekciojn en siaj organizoj. La vojo al la alpreno de esp-o estas klara. Ne estas granda paŝo de oficiala tolero de esp-sekcio ĝis oficiala financa subteno.

Anoj de la 2-a Internacio ekkontaktu kun K-do Roll (18 Sinclair Rd., West Kensington, London W. 14), por diskuti la eblon starigi esp-sekcion en la 2-a Internacio.

AL ĈIUJ LIAJ AMIKOJ

ni komunikas, ke K-do E. Lanti, la fondinto de SAT k de ĝiaj gazetoj, kiu spirite restas patrece ligita kun la organizo, al kies kreo li tiom aŭtore kontribuis, ekforiris el Parizo por longa vojaĝo tra la mondo. Li jam trapasis Hispanion k Portugalion, k li promesis al ni de tempo al tempo sendi novaĵojn en literatura formo por publikigo. Esperanto restos dum tiu vojaĝo lia « hejmlingvo ». Niaj bondeziroj akompanas lin trans la maroin.

Tra la Esperanta Gazetaro

La propagandaj ebloj en Francio.

« Le Travailleur Espérantiste » (juli-aŭg. n-o) enhavas, krom artikoloj k tagordo pri unuec-kongreso de l’propagand-organizoj F.E.O. k F.E.P. k la statutprojekto por la nova organizo, tre aktualan artikolon de sia redaktoro (K-do M. Roux) pri « Esperanto k la Popolfronto ». Ni citas traduke jenajn liniojn : « La malpliiĝo de l’labortempo certigos al la laboristoj novajn eblojn por sin distri k sin instrui ; la sportkluboj, la eduk-k distro-rondoj certe vidos sian membraron kreski laŭ ĝojigaj proporcioj… ». Oni okupu sin en la liberaj horoj pri esperanto, konsilas konsekvenceme K-do M. R.

« … La plilongiĝo de l’lerneja tempo malfermas novajn horizontojn al la franca laborista junularo ; la programoj povos esti plibonigitaj k plilarĝigitaj. Du suplementaj jaroj, tio devas permesi la enkondukon de esp-o en la instruplano… La partopreno en la registaro de membroj de partio, kiu delonge pledis favore por esp-o, la apogo kiun ili trafas ĉe aliaj partioj, lasas nin esperi decidon de longtempe dezirita de la esp-istoj. Sed unue al la geinstruistaro ni turnas nin, al kiu apartenas la komenca gesto : eklerni esperanton… »

Esperantista snobismo.

S-ro Stern el Klivlando (Usono, fokuso de l’ respublikana partio), raportas en Heroldo de 28. junio intervjuon kun verda eminentegulo J. R. Ŝerer, esperantista mondvojaĝisto el la monhava speco. Heroldo nomas lin — ŝercforme sendube — « globtrotulo », kvankam « troti » laŭ Pl. Vortaro koncernas nur kvarpiedulojn k krome rilatas piediradon, dum lia propagandista moŝto vojaĝis tute komforte en aŭtomobilo transformita en «zepelinkoloran» loĝejon.

La intervjuo rilatis la estiĝon de l’Ŝerer-libro. Tiu kompilo de vojaĝnotoj, parte jam aperintaj antaŭe en Heroldo k a. gazetoj, laŭŝajne estis preskaŭ superhoma afero ! Aŭdu : « Kiom da horoj vi laboris por la verkado ? » mi demandis sinjoron Ŝerer. — « Dum tri monatoj mi sidis ĉe granda tablo de la sesa matene ĝis la noktomezo k skribis k skribis — konstante… Mia patrino zorgis ĉiel, ke mi ne estis ĝenata per apudaj detalaĵoj de la ĉiutaga vivo… » Ktp.

La intervjuinto nur forgesis demandi plue, ĉu J.R.Ŝ. la nutraĵojn akceptis pertube (kiel ĉenlaboranta Ĉaplin en sia lasta filmo) k ĉu la noktvazo pendis sub la fotelo…

— página 5 —

La « malliberiga stelo ».

Sub tiu ĉi titolo La Praktiko (Hago), en junio publikigas la spertojn, kiujn havis nederlandaj esperantistoj, kiuj « lim-renkontiĝis » en amika rondo kun germanaj esperantistoj sur germana teritorio. La tutaj partoprenintoj estis arestitaj, inkluzive la nederlandanojn, kiuj restis tri tagojn en « ŝtata hotelo » (malliberejo). Poste ĉi lastaj estis retransportataj aŭtomobile al la landlimo, senpage. Tamen la raportinto ricevis post kelka tempo fakturon el Germanio pri la sumo de 9,74 germ. mk., pro sia restado en la malliberejo ! ! Supozeble li.. rapidis pagi ĝin ? !

Oni notu, ke tiu malagrablaĵo okazis al neŭtrala esp-isto, kiu insistas, ke pri politiko oni ne interbabilis en la kunveno, sed kies verdan stelon la policanoj opiniis soveta stelo…

Unua Jarkunveno de D.L.E.A. en Aarhus

Ĝi okazis la 7-an de junio. La prezidanto, K-do Jacobsen, bonvenigis la kunvenintojn k legis salutleteron de l’sveda frat-organizo (SLEA). Li raportis, ke D.L.E.A. havas nun 7 lokajn sekciojn kun sume 105 membroj. Sekvis raportoj de l’redaktoro de la dana parto en « Sveda Lab. Esp. » (K-do Jörgensen) k de la SAT-peranto, K-do Frodelund. Pri la kaso raportis K-do Hansen, k K-do Jörgensen pri la librovendo. DLEA eldonis dum la jaro Kantaron, Ŝlosilon k propagandmarkon. Inter la statutŝanĝoj ni rimarkas, ke de nun ankaŭ izoluloj povas aliĝi al la asocio. La sekvonta jarkunveno okazos en Odense. Raporto pri tiu ĉi kunveno estis publikigata de la radio-gazeto k de l’socialdemokrata gazetaro.

H.P. Fr.

Esperanto en Sovetio

Multaj opinias, ke en Sovetio la esp. afero ege progresas, eĉ pli ol ie ajn. Kaj al disvastigo de tiu kredo kontribuas la organoj de IPE (centro k landaj sekcioj). Ili volas kredigi, ke tie la « amasoj » lernas k praktikas grandskale esp-on. Dume tiuj « amasoj » eĉ ne kapablas certigi la regulan aperon de nur monata gazeto !

IPE laŭprograme celas enkonduki esp-on en la lernejoj ; ĝi insiste petas siajn membrojn postuli de l’tie aŭ alie regantaj prolet-amikaj registaroj (Hispanio, Francio) la instruon de esp-o en la lernejoj. Tute prave ! Sed ĉu ne ekzistas do plenpova registaro sur sesono de l’mondo, al kiu estus relative facile realigi la IPE-programon ? Ve, tiu registaro malatentas la esp. movadon. Se eble Komintern, laŭ la deziro de l’fondintoj de IPE, iam favoris la ideon transpreni la esp. aparaton por servigi ĝin al sia politiko, ĝi certe rezignis, se oni konsideras la fakton : La soveta registaro nur malsubtenas hodiaŭ la esp. propagandon k praktikadon. Naivaj ni estis, antaŭ 18 jaroj, esperi, ke kun la stariĝo de Sovetio baldaŭ okazos agnosko al nia revolucieca lingvo, per oficiala propagando ! Krom modesta ekiro ĉe la poŝtservo, nenio plu.

Per blufo IPE eĉ trompis la nunan estraron de UEA (unu estrarano, s-ro Petit, skribis antaŭ nelonge en cirkulero : « Bonege evoluas la movado en… U.S.S.R…. »), kiu esperas interkonsenton kun SEU. Ni jam havis okazon montri, ke, male, la movado en Sovetio kontinue malprosperadas depost la skismo, t.e. de kiam SAT estis malpermesita en Sovetio. Antaŭ kelkaj tagoj ni ricevis freŝan informon de malnova sovetia SAT-ano, kiu plene konfirmas nian aserton : en la grandaj urboj Moskvo, Kievo, Odeso, la agado velkas ĉefe pro tio, ke nun aperas nenia presorgano de SEU (pri tio oni kulpigas la idistojn k ilian gvidanton Milter, sed tiu elsaviĝo estas vere tro facila, k certe iuj moskvaj esp-istoj havas sian parton da respondeco pri tiu stato).

Solan lumradion ni trovis en jena lia frazo : « Kvankam nia movado dume malviglas en nia lando, sed idea grundo por ĝi ĉiam estas kulturata ». Bedaŭrinde, tio ne sufiĉas, se en la praktiko nenio estas farata por disvastigi esp-on k envicigi novajn adeptojn. Zamenhof kredeble same mirus pri tiu stagno en Rusio, kie eĉ sub carismo pioniroj ne lacis, kiel li mirus pri la detruo de l’movado en Hitlerio…

3-a Laborista Olimpiado, Antverpeno 1937

La antverpena F.L.E.-grupo jam de nun kore bonvenigas la lab. esperantistojn, kiuj ĉeestos la 3-an Olimpiadon en ĝia urbo. Ĝi intencas organizi en tiu okazo agrablan renkontiĝon ĉe la loka popoldomo k alvokas ĉiujn lab. esperantistajn partoprenontojn, jam de nun sin anonci ĉe la SAT-peranto. Dezirante ankaŭ organizi ekspozicion dum tiu okazo, ni petas vin sendi ĉian materialon (gazetoj, prospektoj, poŝtkartoj k.a. esp-aĵoj), por montri ke esp-o ankaŭ povas esti ligilo inter la lab. sportuloj. Ĉiu sendanto ricevos rekompence belan ilustritan broŝuron pri Antverpeno. Do ne prokrastu ! Sendaĵojn adresu al la SAT-peranto : Hendrik De Bouvre, Everaertstr. 41, Antwerpen (Belgio).

Amikoj de Junular-Gastejoj, atentu !

En 1933 stariĝis en Francio la Laika Centro de Junulargastejoj (C.L.A.J.), kiu disponas nun en plej diversaj regionoj de Francio pri pli ol 150 Gastejoj, kie vojaĝantaj K-doj trovas varman akcepton (la kosto varias laŭloke de 2-4 fr. potage). La moralaj avantaĝoj ankoraŭ superas la materiajn, ĉar regas en tiu malgranda respubliko, kiu estas Junulargastejo, atmosfero de gajo k intima kamaradeco. Inter aliaj sekcioj la C.L.A.J. enhavas ankaŭ Esperantan Sekcion (gvidanto : K-do Sirkis), kiu organizis ĝis nun 2 kursojn. Pliajn informojn donas Esp. Sekcio de C.L.A.J., 6, rue de Paradis, Paris 10. (N. Epstein)

[REKLAMO p.5] Nove eldonita de SAT estas LA KOMUNISTA MANIFESTO de K. Marks k Fred. Engels. Tiu ĉi 3-a eldono (lingve revizita) estas enkondukita de Lucien Lora, konata sociologo k esperantisto. Kun portreto de Marks. 56 paĝoj. Form. 12 × 18 cm. Prezo : 3.— fr. fr.

[REKLAMO p.5] Ĉiam aktuala, ilustrita k riĉenhava estas SENNACIECA REVUO. 16 paĝoj monate. Socipolitika, literatura. — Pri ĝi skribas al ni K-do el Aŭstrio : « Cetere mi devas konfesi al vi, ke vi tre plaĉe aranĝas la enhavon de S.R. k mi ĉiam denove sopirege atendas tiun revuon de faktoj k veroj. » Jarabono : 25.— fr. fr. aŭ egalvaloro. SAT.

Japano vizitis nin

En iu tago, banala por multegaj personoj, mi travivis gravan okazon. Kompreneble grava laŭ la vidpunkto, el kiu oni konsideras la faktojn. Grava por mi, ĉar mia tiama spiritostato ebligis, ke tiu epizodo estu por mi eksterordinara.

Ĉe nia esperanto-sidejo ni ricevis leteron de japano, kiu estis de unu jaro nia korespondanto. Li anoncis sian post-tritagan alvenon perŝipe [?] en nia urbo.

Unu el ni estis komisiata informiĝi pri la ĝusta horo de la ŝip-alveno k poste tion sciigi al ni per karto ŝovita en nian grupan leterkeston. Sed pro lia misinformiĝo la K-doj ne venis ĝustatempe.

Nur mi, kiu hazarde preterpasis la ŝipoficejon, povis mem informiĝi senerare, k tiel mi, tute nove bakita esperantisto, timema ĉar neniam parolinta kun eksterlandano, devis sola akcepti nian korespondanton.

Kaj okazis sekvanto. Kiam venis la grava momento, mi iris al la haveno. Estis varma junia vespero, la dudek-unua horo k duona, k jam noktiĝis. La ŝipon oni atendis je la dudek-dua. Bruego sur la kajo. Sub kruda elektrolumo, viroj rulas barelojn, dum aliaj paŝadas, sendube kiel mi atendante la ŝipon. Sed !… Ĉu la grupanoj ne venus ?… Mi rigardis ĉiudirekten por serĉi la de mi bonkonatajn siluetojn de miaj amikoj. Neniu estis videbla ! Tamen la ŝipo jam estis anoncita.

— Vere ! Ĉu mi estus sola por akcepti lin ? — Mi sentis, kvazaŭ malvarma ŝvito kovras mian frunton k dorson… Mia kuraĝo foriĝas. La ŝipo jam estas en la haveno. Ĝia malhela masego punktita de centoj da lumbriloj malrapide alproksimiĝas la kajon, tirate poŭpe k prue de du trenŝipoj.

Ĝi nun estas ŝnurfiksita. Elŝipigistoj, helpe de levmaŝino apogas sur ĝin elŝipiĝo-ponteton. Tiam okazis konfuza kunpuŝiĝo. Fine, miavice mi povis surŝipiĝi k demandi al ŝipano, kies ofico estas la pasaĝerkontrolo, kie troviĝas kajuto de sinjoro J…

— Dua ferdeko, unua kajuto, oni respondis al mi.

Mi malsupreniris ŝtuparon k tuj komence de longa koridoro ekstaris antaŭ triaklasa kajuto, en kies mezo pasaĝero kun al mi turnita dorso interparolis angle kun kelnero. Tiumomente la viro sin turnis miadirekten, k mi ekvidis lian azianan vizaĝon. Proksimume dudek-kvinjara, liaj trajtoj estis tre delikataj, lia fizionomio tre belaspekta. Nur liaj migdalformaj okuloj k lia haŭtkoloro malkaŝis, ke li estas flavrasulo.

— página 6 —

Tiam certe li ekvidis mian butontruan verdstelon, ĉar tuj li proksimiĝis al mi kun etendita mano larĝe malfermita, k el lia buŝo mildsonis kun tre korekta akcento jenaj paroloj :

— Kia plezuro ! Ĉu vi estas samideano ?

— Jes !… raŭkegis mia seka gorĝo. Kaj tuj pli kuraĝe :

— Ĉu vi estas K-do Jokize, kiun ĉi tie mi atendas ?

— Jes, respondis la stranga voĉo, kiu tiom impresis min, dum li premis al mi energie la manon.

— Ĉu via vojaĝo estis agrabla ?

— Tre agrabla, krom dum kvar-kvin tagoj da ondega maro. Sed tiu malmulta tempo, kompare kun unumonata vojaĝo ne estas malbonego, ĉu ne ?

Vere ! Ĉu kredeble, ke mi tiom facile komprenas tiun loĝanton de tiom fora mondparto ? Ja, evidentiĝas tamen. Mia miro estis ega, sed dum li rakontis pri kelkaj vojaĝdetaloj, mia kuraĝo k memrego estis tute revenintaj.

— Ĉu vi volas, ke ni elŝipiĝu, K-do ? Ni tuj iros al la hotelo, en kiu mi luis ĉambron.

— Tro afabla vi estas, diris la milda voĉo. Jen, bonvolu kunporti tiun ĉi valizon, mi portos la pli pezan.

Elŝipiĝinte, ni suriris tramveturilon k dek minutojn poste ni atingis mezkaran hoteleton centre de la urbo. Dum lia unusemajna restado, ni multe interparolis, ĉu ĉe nia esp. sidejo, kie li sentis sin kvazaŭ inter fratoj, ĉu post la vespermanĝo, kiam sub la flavaj lumradioj ni ĝuis kun plena kvieto la lastajn taghorojn, promenante sur vojo, kiu laŭiras la marbordon k duonĉirkaŭas la urbon.

Ju pli ni parolis, des pli mi sentis min en mia medio. Esprimiĝi alimaniere ol en esperanto, pri tio eĉ mi ne plu pensis. La vortoj fluis tute nature. Cetere li ne komprenis mian nacian lingvon, k mi ne komprenis la anglan nek la japanan, kiujn li scias.

Sed, ho ve, bedaŭrinde ĉio finiĝas. Nian novan konatulon ni akompanis al la stacidomo iun pluvan matenon. Ĉu ni iam revidos lin ? Tamen, — ne dubeble, mi ĉiam memoros, ke — japano vizitis nin.

SAT-ano R. Eŭgen.

[REKLAMO p.6] La parolado de E. Lanti, broŝurforme eldonita, pri ABSOLUTISMO. 16 paĝoj, formato 15,5 × 23,5 cm estas ĉiam havebla por 1.— fr. fr. ĉe SAT.

Recenzejo

M. Gitterman : Normigo. Skizo. 16 pĝ. Form. 15 × 21. Prezo ne indikita. Eldonejo : Ekrelo (1936). Trad. el la rusa A. Samojlenko.

Tiu libreto pri la esenco de normigo k la aplikado de normsistemoj en diversaj landoj, precipe en Sovetio, estas publikigita en Moskvo. La traduko estas ĝenerale bona ; evitindaj estas tro longaj kunmetitaj vortoj kiel « konstrumateriallignaj ».

L. Sinha : Hindo rigardas Svedlandon. Eldonsoc. Esperanto, Stockholm 1. -200 pĝ. Prezo : broŝ. 3,75 sv. kr. (bind. 5.—).

Libro verkita de hinda esp-isto, kiu vivis studcele kelkan tempon en Svedio. Kun multaj bildoj.

Esperanto-Schlüssel. Ĉefeĉ-ŝlosilo (32 p., form. 7,5 × 11) por germanlingvanoj. Prezo : 5 ekz-oj 1 resp. kup. Havebla ĉe : « Albr. Dürer-Verlag », Bandgasse 28, Wien VII.

Esperanto Giltza. La sama libreto por baskoj (baska lingvo). 40 p., form. 7,5 × 10,5 (Havebla ĉe U.E.A, 1 Tour de l’Ile, Genève). Prezo nemontrita.

Aŭstrio. 32-paĝa, belege ilustrita gvidlibro kun detala listo de vizitindaj lokoj en Aŭstrio k geografia karto. Eldonis : Österreichische Verkehrswerbung (varboficejo), Nibelungengasse 4, Wien I.

Karintio. 16-paĝa bele prezentita plurkolora faldprospekto pri tiu montara federacia lando en Aŭstrio. Ilustrita. Eldonis « Landesamt für Fremdenverkehr in Kärnten ».

Klagenfurt. Ankaŭ la ĉefurbo de Karintio aperigis specialan 8-paĝan esp. prospekton kun ĉio sciinda pri la urbo k la Lago de Wörth (apuda). Eldonis : Städt. Fremdenverkehrsbüro, Klagenfurt (Rathaus).

La tri nomitaj gvidiloj estas haveblaj kontraŭ 1 resp. kup. ĉe Esp. Kongreso, Neue Burg, Wien I.

Vieno. 16-paĝa ilustrita faldprospekto pri la aŭstria ĉefurbo, kun multaj sciindaĵoj ankaŭ pri la ĉirkaŭo de Vieno. Eld. « Fremdenverkehrsstelle der Stadt Wien », Messepalast, Wien VII.

Supra Aŭstrio. Arto k Kulturo en Brucknerlando. Programo por la aŭstria Brucknerfesto (Linz, St. Florian, Steyr), 18.-22. julio 1936. — 12-paĝa faldprospekto kun bildoj k festprogramo en esp-o.

MEMORNOTO

Represis el « S-ulo » : A Munkas, N. Jorko, 9.5. (franc. sindik.) ; The Weekly People, N. Jorko, 23.5. (same) ; Glos Pracy, Winnipeg, 28.3. ; Trybuna Robotn., Detroit, 8.2. ; Fyns Socialdemokrat, Odense, 4.7. (pri Dancig).

Priesper. artik. k notojn enhavis : Signalen, Stokh., 11., 18.6., 2.7. ; Le Peuple, Bruselo, 25.1. ; Le Travail, Verviers, 14.5. ; L’Œuvre, Paris, 17.6 ; L’Ecole Syndicaliste de l’Hérault, majo ; Terre Libre, Paris, junio ; J.G.S., Bruselo, 23.5. ; A Vida Social, Lisbono, 15.5., 1.6., 15.6. ; Manchester Guardian, 29.6., ; Manchester Evening Chronicle, 29.6.

Pri la Kongreso raportis : Signalen, Stokh, 25.6. ; Manchester Evening News, 24.6.

Korespondado

Argentinio

Kun elektristoj ĉiulandaj mi dez. koresp. pri metiaj k sindikataj aferoj. Resp. garantiata. Tuj skribu al K-do A. Filgenzi, str. Missiones 369, Buenos Aires.

Francio

K-do Henri Chabrière, 23, rue de l’Argonne, Lyon (7), 19-jara dez. koresp. kun tutmondaj Gek-doj. Resp. nepra.

Hispanio

Esperanta Fako de « Escuela Natura » (Lernejo Naturo), adreso : Calle Munisipio 12, Barcelona (Clot), petas esp. grupojn k indiv. sendi al ĝi por ekspozicio esp. gazetojn k a. eldonaĵojn interŝ. kontraŭ serioj da kontraŭmilitaj k poresp-aj glumarkoj (laŭ egalvaloro).

Nederlando

P.T.T.-esperanto-klubo « la Nova Vivo » aranĝos en aŭgusto letervesperon. Montru, ke esperanto vivas. Resp. garantiata. Skribu multnombre al : J. Beek, Rapenburgerstr. 76, Amsterdam.

50 geesperantistoj insiste petas la eksterl. Gek-dojn, pruvi sian praktikemon per sendo de L. aŭ karto al ni kun celo daŭre korespondi. Praktiku la lingvon k skribu grandamase al Bas Wels, 1. Wandeloorddwst. 33, Rotterdam. (Resp. nepre garantiata.)

Portugalio

Portug. fraŭlo dez. interŝ. L. aŭ belajn PI, kun tutmondaj gesamideanoj. Resp. garant. Carlos Martins Cabrita, Estaĉao Caminhos de Ferro, Messines.

Atentu !

9-a Haga Sekcio de F.L.E., konsistanta el Tram- Fervoj- k Poŝt- Laboristoj aranĝos la 25-an de septembro ekspozicion ; okaze de tio ni volonte ricevos esp-aĵojn, L. ktp, por ilin ekspozi k montri al la publiko, ke esp-istoj havas voĉon sonantan tra la tuta mondo !

Al ĉiu sendinto ni nepre skribos.

Adreso : K-do Chr. Sekeris, Damasstraat 69, Den Haag, Nederlando.

Frakcia Vivo

Socialista Frakcio.

Ni ricevis malmultajn respondojn al nia alvoko en maja « S-ulo », nur el Anglio venis letero. Ĉi loke ni alvokas ĉiujn Ged-kojn partopreni la frakcikunsidon en Manĉestro, kun jena tagordo : Malfermo (fare de K-do A. Veen nome de l’sekretario) ; raporto pri lastjara agado kun diskuto ; situacio de l’frakcio (propono pri konfiduloj) ; por-laboro ĉe S.A.J. k a. organizoj ; proponoj (prezenteblaj skribe al K-do Veen ĉe komenco de l’kunsido) ; sekretari-elekto.

Komunistema frakcio.

Momente kelkajn aliĝpetojn ni ricevis el div. landoj, sed krom 7 el Amsterdamo, eĉ ne unu el la cetera Nederlando. Ne estas devige esti ano de SAT por partopreni ĝian kom. frakcion. Kompreneble la SAT-anaro fariĝos la kerno de l’ frakcio k daŭre instigos la aliajn frakcianojn SAT-aniĝi. Skribontoj aldonu proponojn pri kotizo labormaniero ktp. Personan respondon ni sendos nur, se estis enkovertigita resp. kup. Ni urĝe bezonas diversspecajn esp.-presaĵojn; prefere laboristajn. Krom redakcioj, ankaŭ la frakcianoj sendu tiajn. Niavice ni regule distribuos monatan interkontaktilon, kiu ekaperos post la kongreso, eventuale poste aliajn eldonojn. Provizore la centra adreso de l’frakcio restas : Jovado, Hoofdweg 103, II, Amsterdamo.

NEKROLOGO

Mortis en aĝo de 23 jaroj, pro ftizo, ĉimonate

K-dino Simone BRUN (18351)

instruistino en Aubenas (Suda Francio). Ni kun granda bedaŭro konigas al la SAT-anoj tiun ĉi perdon de sindonema, al nia movado tre ligita homo.

S.A.T.

La 22-an de marto mortis aktiva laborinto sur kampo de proleta esperantismo, K-do I. Kluger.

Li estis sekretario de l’Varsovia grupo de « Laboro » (iama organizo), poste de ĝia centra oficejo. Li multe propagandis k instruis esp-on.

Edv.

N.º 444, 25 de agosto de 1936

Facsímil: escaneo en Internet Archive

El número, entero

— página 1 —

12-a JARO, N-o 444 — MONATA ESPERANTO-GAZETO — 25. AŬGUSTO 1936

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO, ADMINISTREJO K SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO : 67, avenue Gambetta, Paris 20ᵉ Poŝtĉekaj kontoj je nomo de SAT-Paris : Bruxelles n-o 350 189, S’Gravenhage n-o 211 533 Kopenhago n-o 4 986, Paris n-o 1234 22, Stokholmo n-o 74 153, Wien n-o D-109 068, Zagreb n-o 41 448, Zürich n-o VIII-200 49. Alilande oni pagu per poŝtmandato je nomo de SAT. bonvalutaj devizoj en rekom. letero aŭ bankĉeko je nomo de « Bannier ».

LA LECIONO DE SUKCESPLENA KONGRESO

SAT kongresis por la deksesa fojo. En la norda parto de Anglio, tie kie ĉirkaŭ granda centra urbo en cirklo grupiĝas 18 milionoj da homoj, plejparte laboristoj vivantaj en sufiĉe mizeraj vivkondiĉoj, kunvenis proksimume 170 Gek-doj el sep landoj, por konfirmi sian fidon en SAT, la mondorganizo de l’laborista esperantistaro, travivante mem la miraklon de interfratiĝo per esperanto en la rekta persona kontakto ; ankaŭ por propagandi tiele trafe k efike por la ilo, kiu en niaj manoj estas la lingvo esperanto.

En Manĉestro tre sindonemaj k tre laboremaj Gek-doj preparis kun arda, fervora entuziasmo nian 16-an Kongreson. Kaj ni diru tuj, ke ili meritas la varman dankon de la tuta SAT-anaro, pro la grava laboro kiun ili plenumis por nia afero. Per tiu sia bona organizado de la kongreso ili larĝe kompensis la malpli altan nombron da partoprenantoj ĉe tiu ĉi kongreso. (La statistiko montras, ke la K-doj el Britio okupis la unuan lokon rilate nombron da ĉeestantoj, Nederlando sekvis duavice, k triavice staras Francio.) La pli malalta nombro da kongresanoj estas facile komprenebla, se oni konsideras la vojaĝodistancon por la Gek-doj, loĝantaj ekster la kongreslando, kiuj devis elspezi almenaŭ por marvojaĝo, eĉ se ili biciklis la ceteran vojon.

Laŭdante la manĉestrajn kongresorganizintojn, mi pensas ĉefe pri du aranĝoj, kiuj havis gravan propagandan valoron por nia movado. La unua estas la civita akcepto ĉe la Urbdomo, la dua la Radiodisaŭdigo per la Norda stacio (Northern). Mardon posttagmeze, je la 4-a de aŭgusto, ni estis bonvenigataj urbdome en solena ceremonio, kies etiketo eble mirigis multajn el ni simpluloj, kiuj ne kutimas ofte en nia vivo partopreni en similaj aranĝoj. Tre trafe k bonsence parolis K-do Alderman Binns, urbkonsilanto, membro de l’Labor-partio, kiu akompanate de sia edzino, anstataŭis en lia ofico la urbestron por tiu soleno. Eĉ kelkajn esperantlingvajn salutfrazojn li laŭtlegis al ni. Respondis la ĝenerala sekretario de SAT, k K-do Sulski tradukis anglen. Teo k kukoj estis regalataj al la kongresanoj, dum orkestro muzikludis.

[BILDO p.1 | 22,46,70,70] Grupfoto de la kongresanoj antaŭ la gotika enirejo de la Urbdomo de Manĉestro.

La kongresanoj antaŭ la Urbdomo de Manĉestro, kune kun kelkaj urbkonsilantoj.

La Radio-dissendo, mardon vespere, laŭ la takso de la manĉestraj K-doj estis aŭskultata de pluraj milionoj da homoj en Britio ; ĝi ja okazis je sufiĉe oportuna tempo, la 18.30-a horo. Parolis ses K-doj dialoge (4 eksterlandanoj), parte esperante, parte anglalingve, k poste kantis la ĥoro esperante, la sama kiu jam ĉe la Malferma Soleno (la 2-an de aŭgusto vespere) prezentis esperantlingvajn kantojn. En la kongressalono ni povis aŭskulti niajn K-dojn, kiuj parolis ĉe la stacio.

Ĉe la Malferma Kunsido eldiris salutparolojn interalie reprezentantoj de la urbo, de la sindikatmovado k de la kooperativ-movado. Laŭ propono forte subtenita de ĉiuj ĉeestantoj oni monkolektis okaze de tiu ĉi kunveno por la hispana proletaro. La rezulto de l’monkolekto estis pli ol 5 funtoj sterlingaj (400 francaj frankoj).

Ankoraŭ tria propaganda faktoro estas nomenda : la gazetaro. Ĉiu-kongrestage la plej diversaj manĉestraj gazetoj, ĉiuj senescepte, raportis pri nia kongreso, Manchester Evening News ankaŭ kun esperantlingva teksto, aliaj (Evening Chronicle, ktp) kun esperantlingvaj titoloj ĉe la kapo de l’artikoloj. Ankaŭ grava mondkonata gazeto, nome The Manchester Guardian raportis sufiĉe detale. Ĵurnalistoj svarmis en la kongresejo, en la akceptejo, por ricevi informojn k intervjui iujn « distingulojn ». Eĉ perbildaj raportoj aperis . . . Sekve de tiu gazetpropagando la kongresanoj estis tre atentataj de la publiko k estis la parolobjekto de multaj konversacioj, en tramoj, aŭtobusoj, restoracioj ktp.

Alia sukceso, pro kiu ni estas tre dankaj al la Organiza Komitato, estis la akiro de senpaga veturado por

— página 2 —

la kongresanoj per la urbaj aŭtobusoj k tramoj. Sufiĉis por sin legitimi elmontri la belan, tre videblan kongres-insignon al la konduktoro. Same la modele funkcianta kongres-bufedo, ĉe kiu senlace servis pluraj K-dinoj, vendante malkarprezajn manĝaĵojn k trinkaĵojn, meritas ĉies laŭdon. Multaj manĝis tagmeze k vespere ĉe tiu bufedo. Poŝtservo kun speciala kongresstampo helpis propagandi eksteren.

En la Urba Biblioteko, tre bela k vasta rondkonstruo, ni povis akiri esp-lingvan katalogon pri la tie tenataj esp-aj libroj ; vizitante ĝin, ni trovis sur la bretoj ankaŭ ioman kvanton da verkoj eldonitaj de SAT.

Ĉio tio formis la kadron de la kongreso, k mi ne volas forgesi mencii ankaŭ la « Interkonatiĝan Vesperon » (la 3-an de aŭgusto), en kiu regis senbrida gajo k petolemo. Ni vidis artajn popoldancojn, ni aŭdis belajn kantojn, k ni konatiĝis kun granda nombro da plenaĝaj infanoj.

La vizitoj al teksejo, presejo, karbminejo, la ekskursoj maren k kamparen, tra ŝipkanalo, estu nur fluge menciitaj.

La tuto montris al ni, kiel bone organizita kongreso povas efiki valore k varbe por nia afero ; ĝi firmigis nin ankaŭ en la konvinko, ke ĉiujara mondkongreso de la organizo estas absolute necesa k unu el la faktaj realigoj de SAT.

* * *

Sed pli grava estas la leciono rilate la laborojn de l’kongreso mem. Sub la gvido de kvar prezidantoj, K-doj Sulski (Londono), Rosenbloom (Manĉestro), Veen (Amsterdamo), K-dino Glodo (Parizo) estis pridebatataj en tri laborkunsidoj unue la Raportaro de la Plenumkomitato, kies unua parto (ĝenerala) estis akceptata preskaŭ unuanime (kontraŭ 2 voĉoj), k la financa parto unuanime. Poste oni diskutis pri du proponoj, unu pri regularo por unueca prezidado en niaj kongresoj, kies verkiĝo ŝajnas necesa, post la spertoj faritaj en la kongresoj gvidataj de K-doj laŭ la diverslande regantaj kutimoj (unueca koncepto pri tio ĝis nun ne ekzistas).

Dua propono, veninta de ekstere, rilate kunlaboradon je enkonduko de esperanto en la lernejaj programoj, estigis tre viglan k interesan debaton, el kiu rezultis, ke SAT principe subtenas la ideon de l’propono, sed mem pro la diferenco de l’kondiĉoj laŭlande k pro tio, ke la problemo grand-parte koncernas la geinstruistaron, povas nur rekomendi al ĉiuj lokaj k regionaj organizoj, kiuj havas rilatojn kun SAT, ke ili subtenu la tiurilatajn klopodojn.

Kiel venontjara kongresurbo estis aklamata Roterdamo, k ĉar Bruselo ankaŭ invitis, oni deziresprimis konsideri por la jaro 1938 Bruselon kiel kongresurbon.

Harmoniece k en frateca spirito forpasis la debatoj. Ĉar oni ĝenerale konsentis pri la laboro de l’P.-K. k ĉar neniu deziris nenecese manifesti sian parolkapablon ĉe la oratora tribuno, la diskuto ne plilongiĝis supermezure, k jam en la tria laborkunsido la Gvidrezolucio, kiun oni legas aliloke en tiu ĉi numero, povis esti prezentata je la nomo de la kongres-prezidantaro. Ĝi trovis unuaniman akcepton.

Tio signifas, ke la Kongreso donis al la problemo pri laborist-esperantista unueco en monda skalo solvon tute klaran k nemiskompreneblan : la unueco devas okazi en la kadro de SAT. Neniu klasbatalema laborista esperantisto estas malakceptata en la vicoj de nia organizo. Al neniu K-do oni riproĉos pasintajn farojn. Oni ne plu parolos pri tio, k oni klopodos forviŝi el la memoro iom post iom, kio estis maldolĉa por ni, ĉar ĝi minacis la ekziston de SAT k kompromitis la efektivigon de nia idealo. La Statuto de SAT estas bazita sur sufiĉe larĝa toleremo k komprenemo reciproka, por ke ĉiu, kiu sincere volas tion, povu veni en niajn vicojn k helpi en la plenumado de l’taskoj prizorgendaj de la laborista esperantistaro.

Por montri, ke SAT malakceptas la kunlaboron de neniu K-do, la Kongreso, post elĉerpo de sia tagordo, permesis al K-do Kibl (Keable), delegita kiel reprezentanto de IPE k BLEA, esprimi en dudekminuta parolado sian vidpunkton pri la problemo de unueco. Okazis post tio diskuto pri propono prezentita de K-dino Mur (Moore) je la nomo de K-do Ĝermen, kun celo starigi komisionon kune kun IPE-anoj, kiuj per persona kontakto preparu unuecon.

Post rimarkigoj, ke la Gvidrezolucio unuanime akceptita ĉe tiu ĉi Kongreso malnecesigas la starigon de tia komisiono, oni voĉdonis pri tiu propono, farita cetere ekster la tagordo, ĉar ĝi ne antaŭe aperis en la oficiala organo, sed estis nur letere ricevita ĉe la Kongreso mem. Ĝi estis malakceptata per 45 kontraŭ 8 voĉoj.

* * *

Ĉi tie nur grandtrajte mi skizis la agadon de l’Kongreso. La oficiala protokolo, en la venonta n-ro, montros pli bone al la SAT-anaro, kiel laboris nia 16-a k kiel ĝi, sen venenaj debatoj, sen personecaj ponardopikoj, atingis ŝatindajn rezultojn.

Tio estas la leciono de la sukcesplena k memorinda Manĉestra kongreso.

N. Bartelmes.

GVIDREZOLUCIO

unuanime akceptita de la XVI-a Kongreso

La XVI-a Kongreso de SAT, kunveniginta 167 Gekamaradojn el sep landoj, aprobinte la ĝeneralan raporton de la Plenum-Komitato kontraŭ nur 2 voĉoj kaj la financan raporton unuanime,

konstatas, post dutagaj kamaradecaj k fruktodonaj diskutoj, ke

nuntempe, kiam en la tuta mondo la ŝovinismo enpenetras pli k pli la spiritojn de la homoj, SAT havas gravan taskon plenumotan : tutforta lukto kontraŭ la naciecan frenezon. Pro la fakto, ke multaj K-doj el faŝistaj landoj ne povas partopreni dume en nia movado, estas la devo de ĉiuj SAT-anoj en la landoj, kie libera agado ankoraŭ eblas, pli forte k pli fervore disvastigadi niajn celojn.

La Kongreso estas konvinkita, ke la ĝis nun aplikitaj gvidprincipoj estas la sole ĝustaj k ke nur irante sur tiu vojo ni povos servi utile nian idealon. La strukturo de nia organizo estas la plej celkonforma por nia movado.

Konsekvence, la Kongreso ree alvokas al ĉiuj klaskonsciaj laboristaj esperantistoj, al kiu ajn tendenco ili apartenas, ke ili ariĝu k trovu sin hejmece en Sennacieca Asocio Tutmonda.

La Kongreso alvokas ĉiujn SAT-anojn labori en frateca spirito por la prospero de nia komuna afero. Vivu SAT !

Teksto de Publika Letero pridebatita ĉe la 16-a Kongreso de SAT

(Publika letero al UEA, IPE, SAT, ISE, IFEPE, TAGE, Cseh-Instituto, landaj asocioj (neŭtralaj k laboristaj).)

Estimataj samideanoj, Estimataj kamaradoj,

Unu el la plej gravaj taskoj de nia movado : agado por oficiale enkonduki esperanton en programon de lernejoj, dum la lastaj jaroj estas tre malmulte atentata de la esp-istoj, eĉ preskaŭ forgesita. Tamen ĉiu esp-isto ne povas ne kompreni, ke la oficiala enkonduko de esp-o en la lernejoj, la samrajtigo de esp-o kun aliaj « fremdaj lingvoj » instruataj en ĉiu lando, malfermus novan eraon en la mondlingva movado, ĝi tuj sekvigus kolosajn sukcesojn al la universalaj disvastigo k apliko de esp-o.

Venis la tempo renovigi la grandskalajn klopodojn, faritajn 14 jarojn antaŭe. Tio, kio ne sukcesis tiam, eble sukcesos nun. Mi pensas, ke ĉiuj esp. organizoj devas unuigi siajn klopodojn por aranĝi internacian daŭran k intensan propagandan kampanjon, kiu celu :

  1. Propagandi la valoron de esp-o por lernejo ; 2. Atingi la moralan subtenon de la publika opinio (gazetaro ; kulturaj asocioj ; eminentaj pedagogoj, scienculoj, verkistoj k.a. ; aranĝo de amasaj peticioj ktp.) por la enkonduko de esp-o en lernejo ; 3. Igi la Komitaton de Intelekta kunlaboro (Ligo de Nacioj) kunvoki en 1937 (aŭ, ekstremokaze, en 1938) internacian konferencon el oficialaj delegitoj de diversaj ŝtatoj k kompetentaj pedagogoj por pritrakti la problemon de esp-o en lernejo, studi la spertojn, fari

— página 3 —

konkludojn ; 4. Per la Konferenco k la Komitato de intelekta kunlaboro submeti al la Ligo de Nacioj projekton de internacia konvencio pri enkonduko de esp-o en la nombron de l’« fremdaj lingvoj » instruataj en la lernejoj (elementaj, mezaj, superaj) de ĉiu lando.

Nur internacie koordinitaj¹ klopodoj povas sukcesigi la aferon. Multfoje k multloke en Sovetio oni klopodis por enkonduko de esp-o en lernejojn. Sed oficiala tutlanda enkonduko ne okazis. La ĉefa kaŭzo de la malsukcesoj ĝisnunaj estas opinio pri « malmulta disvastiĝo de esp-o alilande ». Vere, eksterlande esp-o estas nenie enprogramigita en lernejoj de tuta lando. Same neniam prosperos izolaj klopodoj en iu ajn alia lando. Ĉiam la enkonduko de esp-o en lernejoj de iu lando ŝajnos al tiulanda administracio sencela, se en aliaj landoj oni ne faros la samon.

La klopodojn en diversaj landoj ofte malsukcesigis la malĝusta k taktike erara postulo pri enkonduko de esperanto anstataŭ aliaj « fremdaj lingvoj » instruataj. Tia postulo renkontos ĉiam k ĉie preskaŭ nevenkeblan opozicion, armitan ne nur per malpravaj, sed ankaŭ per iuj pravaj argumentoj.

Ne anstataŭigo, sed samrajtigo, egaligo estu nia hodiaŭa devizo — la samrajtigo (egaligo) de esperanto kun aliaj « fremdaj lingvoj » instruataj. Praktike tio estus tute sufiĉa, ĉar pro la lernfacilo k aliaj avantaĝoj de esp-o, esp-o penetrus rapide ĉien, krom lernejoj, kie vere ellerno de iu « fremda » lingvo havas ankoraŭ hodiaŭ avantaĝojn kontraŭ esp-o (precipe en iuj fakaj lernejoj).

Nia movado havas multajn pozitivajn spertojn, kiujn ĝi ne havis antaŭe. Per pli profundaj k daŭraj propagandaj klopodoj oni povas triumfigi tion, kio malsukcesis 14 jarojn antaŭe.

Eĉ se la « kampanjo » devus daŭri 1 aŭ 2 jarojn, eĉ se rezulte la enkonduko de esp-o okazus nur en parto el landoj, eĉ se en iuj landoj esp-o estus oficiale enkondukita nur en parto el lernejoj — ĉiuj klopodoj de nia movado estus tamen per tio malavare kompensitaj. Esp-o komencus sian duan jarkvindekon kiel lingvo de vere universala disvastiĝo.

Mi alvokas la internaciajn k landajn esp-asociojn ekkontakti unu kun la alia por pritrakti la problemon. Oni formu specialan « Permanentan Interasocian Komitaton por Esp-o en Lernejo » (el delegitoj de ĉiuj asocioj) k kunvenigu la Komitaton ankoraŭ nunjare en oportunaj loko (ekz. en Parizo) k tempo.

La Komitato fiksu detalajn planon k taskojn de la « kampanjo », ĝi koordinu la klopodojn de ĉiuj esp. asocioj en tiu ĉi sfero, instigu k konsultu la asociojn. Post tio oni ĉiuloke solidare ekagu. Ekzistas neniuj kaŭzoj por prokrasti tiun ĉi gravegan agadon. Iuj prokrastoj estas tute senutilaj : morgaŭ la tasko ne estos pli facile farebla ol hodiaŭ.

V. Kolĉinski, Ĥarkovo (U.S.S.R.)

Komentoj de la P.-K.

La Plenum-Komitato de SAT ricevis du semajnojn antaŭ la Kongreso la ĉi-supran leteron, direktitan al ĉiuj k ĉiuspecaj esp. organizoj en la mondo. La P.-K. decidis konigi tiun publikan leteron ĉe la Kongreso konsiderante ĝin kiel diskutmaterialon. La P.-K. opinias necesaj kelkajn komentajn vortojn : La aŭtoro de la publika letero estas Kamarado V. Kolĉinski, unu el la SEU-korifeoj, estro de la Ukrainia sekcio de SEU. Ne estas hazarda koincido, ke tia en si mem komprenebla tre subteninda propono venas el tiu flanko k el tiu loko en la sama momento, kiam oni legas en la UEA-gazeto k en « Franca Esperantisto » ekz. frazojn kiel tiajn : « La nura celo de nia movado devas esti la propagando de esp-o . . . UEA restos kiel nun, tiu internacia Asocio de la naciaj Asocioj . . . Ne estas necese krei unu plian internacian Asocion por kunigi UEA-on k la fakajn internaciajn asociojn . . . »

Vidite el tiu angulo, la letero de Kolĉ. akiras sian veran signifon. Pro tio, ne forĵetante la sugeston pri komuna propaganda elpaŝo por tia celo, kiel enkonduko de esp-o en lernejoj de la mondo, ni ree aŭdigas antaŭ vi nian agitvorton « For la Neŭtralismon ! », kiel fundamentan principon de la SAT-movado. La 50-jara jubileo de esp-o ne servu kiel preteksto por grandskala manovro direktita kontraŭ SAT. Morala apogo al proponoj pri enkonduko de esp-o en la lernejprogramoj ? Jes. — « Permanenta Komitato » en kuneco kun neŭtraluloj ? Ne !

Rezolucio de la Kongreso.

La Kongreso konstatas post serioza debato, ke 1) la kondiĉoj k ebloj por enkonduko de esp-o en la lernejaj programoj laŭlande estas tre diferencaj ; 2) ke la solvo de la problemo je granda parto dependas de la agado de la geinstruistaro. Tamen SAT principe subtenas la ideon de la propono k tial rekomendas al ĉiuj lokaj k regionaj organizoj, kiuj havas rilatojn kun SAT, ke ili subtenu la klopodojn farotajn.

La Kongreso komisias al la P.-K. respondi en tiu senco al la Publika Letero de K-do Kolĉinski.

¹ Kunordigitaj. — Red.

Mi ankaŭ donis iom por la Breĉo !

Multaj societoj aranĝas monkolektojn sub la ŝajno de filantropio aŭ foje por iu vere bona celo ; ŝtatoj aranĝas naciajn kolektojn, loteriojn k similajn trompludojn, en kiuj la kredema aŭ hazardludema civitano estas viktimo, ĉar lia mono plejofte ne servis kolektivon. Maltrankvile sin demandas pripensema donacanto, al kiu celo fine servas lia kontribuo.

Nu, en la « ŝtopado de la Breĉo de SAT » nenia kaŝita celo estas. La sumoj kolektataj servas nete k kontroleble al malpliigo de la deficito (ŝuldo) el antaŭaj jaroj, k per tio al plena sanigo de la financa bazo, kiu ja estas stabiligita jam rilate la ĉiujaran buĝeton, tamen ne rilate la amortizon de l’ antaŭaj ŝuldoj.

Sekve via donaco solidigas nian entreprenon, sekurigante ĝin kontraŭ ĉiaj eventualaĵoj ; via donaco helpas akrigi la armilon, kiun ni bataluzas kontraŭ la plej danĝera idefluo de nia epoko : la Naciismo.

Tial via konscienco sentos senpeziĝon, kiam vi povos diri : « Mi ankaŭ donis iom por la Breĉo . . . »

47. Listo.

Donacinto Valuto Sumo
Societo Esperanta « Kulturo », Plzen kr. ĉ. 40.—
K-dino Buis, Bussum ŝil. 6/—
K. Stam, Wormer fr. fr. 5.—
J. Liedermooy, Amsterdamo » » 10.—
A. R. » » 50.—
G. Syversen, Löten n. kr. 4.75
Holanda karavano (Veenendaal) al la SAT-kongreso guld. 7.50

[REKLAMO p.3] SENNACIECA REVUO — La 20-paĝa kajero por aŭgusto-septembro, aperonta post unu semajno, kun riĉa enhavo k multaj ilustroj, impona pro sia speciala amplekso, estas aparte akirebla de neabonantoj por la prezo de 3.— fr. fr. (2 resp. kuponoj). TUJ MENDU ĈE SAT !

Aŭstrio invitis la Verdulojn

La sekvanto estas ekstrakto el artikolo, kiun ni ricevis de aŭstria esperantisto iom antaŭ la Viena kongreso. Ni publikigas ĝin, ĉar ĝi montras spiritostaton, kiu estas tre ĝenerala ĉe la aŭstria esp-istaro, . . . supozeble ĉe ties granda plimulto. — Red.

Ravaj alpoĉenoj, neĝokronitaj ; sunplenaj vilaĝoj meze de verdabundaj montaraj valoj ; fekundaj ebenoj kun simpatiaj provincurboj, kreejoj de famaj artistoj literaturaj k muzikaj ; metropole pulsanta vivo de l’aŭstria kulturcentro Vieno : ĉio invitas vin por admiri la apartajn belaĵojn de Aŭstrio. Vi, pretendema gasto samideana, ne zorgu ke la afergvidanto de l’ 28-a universala esp. kongreso, s-ro kortega konsilisto Steiner, eventuale ne sufiĉe digne preparis vian bonvenon. Kiel socie altranga persono li ne ignoras, ke la batalo por la zamenhofaj ideoj nur povas esti prikonsiderata en tiucele taŭga kadro. Tial li elektis por la kunveno de l’ pacbatalantoj la festsalonegojn de l’eks-imperiestra kastelo en Vieno . . .

Eble unu el la kongres-komitatanoj povus klarigi al mi, kiel estas efektivigebla interklasa fratigo per burĝa interbabilo en imperiestraj pompsalonoj ? Kaj kiel plezurvojaĝo « Tra Aŭstrio » plenume kontribuos al esperantisma idealo ? ! Kredeble vi opinias, ke sufiĉas krei tian atmosferon, kiu estos agrabla al ĉiuj (belegaj virinoj, viene blondaj, palpebrumemaj, belega pejzaĝo, artĝuo), por atingi la konkordon, kiu kreas la Novan senton de l’esp-a himno . . .

Nu, ĝenataj vi ne estos en via burĝa idilio, zorginte pri kvieto per altnivela kongreskotizo. Ĝi estas tipa por la aliklasa tendenco, karakteriza por via inklino konservadi ekskluzivan burĝmediecon de UEA. Ĝi ne logos laboristojn, kvereleme penetri en vian salonon. Vi do plene ĝuos vian restadon en Aŭstrio. Eble . . . vin iom perturbos amaso da tedaj gealmozuloj, starantaj, sidantaj, kuŝantaj, genuantaj ĉe ĉiuj anguloj, ĉiuj pordegoj, sur ĉiuj trotuaroj . . . petantaj pri nur unu groŝo . . .

Dum via kongreso plej grava decido estos : Kie ni aranĝos nian 29-an, nian 30-an ? Kaj vi decidos, ke en Polio k Bulgario, same kiel vi decidis por Italio k Aŭstrio. Strange, cetere, kial la internaciemaj, neŭtralaj esperantistoj sentas sin tiom feliĉaj ĝuste en la faŝismaj landoj ?

Nu, karuloj, burĝoj, ĝuadu idilie ! Konfesu tamen, ke vi altranguloj amuziĝas prefere, kiel priskribite en poemo de s-ano Vanselov, en kiu li prikantas sudlandan nokton (en Italio, dum la 27-a), dum li kuŝis ventr’-ĉe-ventro kun ĉarmulino sur la ferdeko . . . La batalon por inter-

— página 4 —

popola k interklasa fratigo faras la laboristoj. Neniam kunveno el politikaj ignorantoj akcelos la mondpacon, k tute ne pacon interklasan. La socian juston estigos la laborista klaso, kiu havas kiel konkretan bazon la soci-organizan ideon de l’Socialismo.

Vi, sinjoroj k sinjorinoj, ne ĝeniĝu en via kongres-amuzo per la petegaj vekrioj de l’mizeruloj el proletkvartaloj . . .

D. Midoua.

* * *

La Transportlaborista Internacio (ITF), kiu ricevis inviton al tiu kongreso, respondis per jena letero : « Ni devas bedaŭrinde malakcepti vian inviton. Jam sole pro la fakto, ke via asocio kongresas en lando, kiu subpremas la plej elementajn homrajtojn : la parolliberon k la kunvenliberon. Niaopinie signifas insulti la humanecajn aspirojn de esperanto — k ne por la avantaĝo de l’helplingvo — organizi vian kongreson en lando, kies registaro daŭras nur per la armiloj k kie tre granda parto da esperantistoj — la socialistoj — ne havas la eblon sin organizi, kiel ili deziras. »

INSTRUA FAKTO

De kiam K-do Lanti forlasis Francion, li jam kelkfoje skribis al ni. Ĉio, kion li diris, estas certe presinda, sed nepresebla. Cetere li ne rajtigis nin ion publikigi. Tamen ni kredas, ke li ne riproĉos, se ni publikigos ekstrakton el letero lia el Lisbono.

« . . . Vi scias, ke mi estas tre atenta pri faktoj k sekve ĉiam pretas revizi miajn ideojn, se ili ne kongruas kun la realaĵo. En « S-ulo » mi ja argumentis, ke esp-o tute ne povas konkuri kun la angla, franca k germana lingvoj, rilate akiron de informoj pri aŭ el eksterlando. Se jam mi ne estus firme konvinkita pri tio, miaj konstatoj en Hispanio k Portugalio sufiĉus por konvinki min. En ĉiuj gravaj urboj estas aĉeteblaj la francaj, anglaj k multloke ankaŭ la germ. k italaj gazetoj.

Sed mi ĵus spertis tre karakterizan fakton. En la rua Augusta, preterpasante librejon, mi ekvidis en montrofenestro esperantajn librojn. Dezirante aĉeti poŝtkartojn, mi eniris k demande ekparolis en esp-o. La komizo ne komprenis k demandis : « . . . speak english ? » — Ne, mi respondis. — Tiam li vokis alian komizon, kiu ekdemandis : « Parlez-vous français ? »

Mi movis nee la kapon k permane montris al la esp-aj libroj, parolante laŭte k malbonhumore nian lingvon. Tiam la komizo, kiu eble ne volis kredi, ke mi ne scias la francan diris en tute korekta k preskaŭ senakcenta lingvo, ke esp-ajn librojn ili ja vendas, sed neniu en la butiko parolas esperante.

Daŭre mi parolis nian lingvon k per mieno k gestoj komprenigis, ke mi estas tre mirigita k bedaŭras ne povi aĉeti en tia butiko . . .

Jes, ja, bedaŭrinde, mi pravas en mia tezo, ke tiuj trompas sin mem, kiuj opinias, ke la nura rolo por nia movado estas la apliko de esp-o laŭ PEK-maniero. Tiuj fakte ne komprenas la signifon de sennacieca lingvo, nek la rolon, kiun povas k devas ludi nia movado.

Ĉu tio plaĉas aŭ ne plaĉas, la principoj, laŭ kiuj ni konstruis SAT-on, estas la sole ĝustaj, kongruaj k laŭcelaj. Kiam oni obeis ilin, tiam prosperis nia afero ; kiam senpripensuloj volis trudi al SAT la direktivojn de partiaj organizoj, tiam nia movado suferis grandan domaĝon k randis pereon.

Kiam masonisto konstruas muron de domo, tiam li devas nepre obei la leĝojn, kiujn montras al li la vertikalilo k la horizontalilo. Ĉu tio plaĉas aŭ ne plaĉas al la masonisto, li tamen devas obei por eviti, ke la konstruaĵo disfalu. La Statuto de SAT estu do ĉiam en viaj manoj, kiel vertikalilo k horizontalilo estas en tiuj de masonisto.

Vi certe komprenos, ke mi povis rezigni okupon de gvidposteno en SAT, sed mi mensogus, se mi dirus, ke la vivo k orientiĝo de nia Asocio lasas min tute indiferenta. Volenevole mi havas patrecan senton al la organizo, kiun ni naskis k vartis dum multaj jaroj. Kiam SAT prosperas, tiam mi ĝojas ; kiam fuŝuloj inside provas ŝanĝi ĝian karakteron, tiam estas tute nature, ke mi indignas k ĉagreniĝas . . . »

Ni haltas ĉi tie kopii el la letero de K-do Lanti, tial ke eble li riproĉus, se ni montrus tute senvuale al la tuta SAT-anaro la sentemon k nostalgion de nia K-do, kiu sentis sin fremda en Parizo k serĉas « sen ia espero » lokon, kun kiu lia animo povus harmoniiĝi.

Esperanta Informservo de A.I.T.

Niaj anarkist-esperantistaj K-doj el Barcelono sukcesis eldoni ekde la 25-a de julio multobligitan esperantlingvan Bultenon por informi pri la situacio en Hispanio k disvastigi la manifestojn redaktatajn de la Iberia Anarkista Federacio k Nacia Konfederacio de Laboro (C.N.T.). Ĝi estas bulteno de kontraŭpropagando kontraŭ la mis-informoj liverataj de la faŝista propagand-aparato. La servoj de la esperantistoj (per eldono de tiu ĉi esp-a bulteno dissendata en 22 landojn) estas bone konsiderataj de la nomitaj institucioj kiuj ja ne disponas tradukantojn por multaj lingvoj. Kaj tio estas sendube trafa elpaŝo, kiu havos kiel rezulton pli fruktedonan propagandon por nia afero.

Deklaro de la V. konferenco de lab esperantistoj en Jugoslavio

Delegitoj de lab. esp. societoj, sekcioj k grupoj, k lab. esp-istoj, kunvenintaj ĉe la V. konferenco de la lab. esp.-istoj, okazinta dum la IX. Esp. kongreso en Ljubljano (junio 1936), aŭdinte raportojn pri la laboro de la lab. esp. societoj k pri la stato de l’ lab. esp. movado, konstatas :

  1. Ke multaj lab. esp.-istoj k ankaŭ societoj, dum sia agado malatentis principajn decidojn k sugestojn de ĝisnunaj lab. esp. konferencoj, k pro tio en laboro pri organizado de l’ lab. esp. movado oni ne povis eluzi ĉiujn bonŝancojn por progresigo de nia movado. 2. Ke la kontakto inter la lab. esp-istoj estis nesufiĉa k ke tiu fakto multe malhelpadis unuecan, laŭplanan laboron de la lab. esp-istoj. 3. Ke ankoraŭ ĉiam ekzistas lab. esp. grupetoj, kiuj agadas tute izolite, sen kontakto kun la lab. esp. movado, k kiuj pro tio neniujn pli gravajn sukcesojn povis atingi. 4. Ke lab. esp. societoj ne kunlaboris sufiĉe en la « Laborista paĝo » k ne zorgis pri la propagando por nia gazetservo.

Dezirante forigi ĝisnunajn mankojn k al ĉiuj lab. esp-istoj doni sugestojn por estonta komuna laŭplana laboro, la konferenco akceptas unuvoĉe jenan Rezolucion :

  1. Ĉiuj lab. esp-istoj estas morale devigataj dum sia laboro atenti jenajn principajn decidojn k sugestojn de la lab. esp. konferenco : a) Celo de lab. esp. movado estas propagando de esp-o inter gelaboristoj, plenumado de kultur-eduka laboro k utiligado de esp-o por kulturaj k sociaj interesoj de la lab. klaso. b) Lab. esp. movado estas sendependa, sed ĝi devas esti en intima kontakto kun la ceteraj lab. kulturaj societoj k institucioj. c) Por la interrilatoj kun la neŭtralaj esp. societoj oni akceptas principon de kunlaborado en ĉiuj laboroj, kiuj koncernas progresigon k disvastigon de esp-o.

Sekvas punktoj pri kunlaboro kun la centro, en la gazetservo, k pri fondo de novaj grupoj.

Tra la Esperanta Gazetaro

Realo k fantazio.

Pli klare eĉ, ol tion faras la oficiala organo de UEA mem, « Franca Esperantisto » en ĉiu numero pledas por la nova, pli vasta UEA, kies vizaĝo transformiĝis, laŭ la volo de ĝiaj nunaj gvidantoj, ĝis plena nerekoneblo. En sia julia n-ro « F. E. » fruntpaĝe rekomendas artikolon de S-ro Roledelil (Rollet de l’Isle) pri neŭtraleco de UEA. « Tiu lasta artikolo precizigos la elementojn de la debato okazonta dum la 28-a Kongreso pri tiu delikata problemo », diras S-ro Kuto (Couteaux). Nu, ni malofte legis ion tiom konfuzan k en si kontraŭdiran pri la organizo de l’movado kiel la artikolon nomitan : « La nura celo de nia movado devas esti la propagando de esperanto . . . » Konstatinte la ekziston de naciaj (landaj) asocioj k internaciaj (fakaj) asocioj, Delil skribas : « Estas mallogike kunigi en unu Asocio naciajn k internaciajn asociojn ». Do, malagnosko de la internaciismo principo ? ! Iom poste : « UEA restos kiel nun tiu internacia Asocio de la naciaj Asocioj ». Sekve, tamen vulgara internaciismo ! « Ne estas necese krei unu plian internacian Asocion por kunigi UEA-on k la fakajn internaciajn Asociojn. Sufiĉos starigi unu Propagandan Komitaton, . . . kiu estos neŭtrala, kiel estas la Lingva Komitato. »

— página 5 —

La konkludo estas : « . . . temas unuigi ĉiujn fortojn de propagando, kiu ajn estu la celo de tiu propagando . . . ». LEA-oj, oni celas vin envicigi en la ĝenerala armeo gvidata de burĝaj oficiroj, k SAT partoprenu kiel « faka asocio » en komuna Propaganda komitato ! Ĉu vi vidas la manovron, Gek-doj ? Nu, ni estas avertitaj. Konfuzaj artikoloj ne trompu nin pri la intencoj de l’nova UEA, nek ankaŭ publikaj leteroj de SEU-respondeculoj, kiuj helpas tiun taktikon pli k pli malkaŝe. Proletoj, donu vian respondon, restante fidelaj al viaj klasbatalaj principoj, al SAT k al la devizo : « For la Neŭtralismon ! ».

Ĉu oni fine konvinkiĝis ?

En « Internacia Pedagogia Revuo » (n-o 4) ni legas pri la Utreĥta pedag. konferenco, en kiu esperantistoj efike intervenis, i.a. jenon : « En la kongresejo estis enkonstruitaj apartaj ĉambroj, el kiuj oni povis vidi sed ne aŭdi la oratorojn parolantajn antaŭ la mikrofono. En la tradukĉambroj sidis tiuj kompatinduloj, kiuj ne regis la lingvon de la parolanto : la tradukantoj, armitaj per aŭdiloj, devis, ho ve, samtempe aŭdi k traduki. Pri iu vera sukceso oni ne povas paroli : la lingvaj malfacilaĵoj restis k ne estis venkeblaj. Samtempe aŭdi k traduki estas neeble. Oni tradukis nur parton, maksimume unu kvaronon, la precizeco ne sufiĉis, eĉ ofte estis erara . . . » Do, estas iom komprenebla, ke la kongresprezidanto rekomendis al ĉiuj lerni esp-on, k li aldonis : « Mi decidis jam antaŭ kelke da tempo tuj post la kongreso enkonduki esp-on en mian lernejon, sed ne nur la gelernantoj, sed ankaŭ la instruistaro k mi lernos esp-on, k en mia lernejo oni devige instruos la helplingvon. » Tiu persono estas posedanto de la fama lernejo « Laborejo » en Bilthoven (Nederlando).

Savlaboro.

La Nederlanda Esp. Centro decidis savi la en Germanio malpermesitan « Heroldo »n. Ĝi komencis eldoni ĝin en Roterdamo (Schiedamseweg 209 B) sub la titolo « Esperanto Triumfonta » (tio estis la titolo de « Heroldo » ĉe ĝia fondiĝo). La formato de l’unua numero estas la sama kiel tiu de l’antaŭa « Heroldo ». Ankaŭ la enhavo k prezentmaniero similas. Amplekso : 4 paĝoj. La Centro esperas povi regule semajne aperigi la gazeton ekde septembro. Jarabono : 5.40 guld.

Ĉe la Laboristaj Esperanto-Asocioj

Unuiĝ-Kongreso de la Lab. Esp. Federacioj en Francio

La unuiĝ-kongreso okazis la 12-an de julio en Parizo (en la Kultur-Domo, strato Navarin). Prezidis K-doj Cuvelier (FEP) k M. Roux (FEO). Ĉeestis 50-60 Gek-doj, ĉefe el la Pariza regiono, sed ankaŭ el Marsejlo, Ljono, Havro k Lilo. Krom FEO k FEP la unuigo koncernas la apartan belg-valonian organizon AEOP (aliĝanta nek al FEO nek al FEP). La ISE-sekcio sendis observanton en la persono de A. Soares (eks-SAT-ano, eks-IPE-ano), kiu laŭtlegis deklaron kun rifuzo pri partopreno en la unuiĝo.

La debatoj, kiuj daŭris de la 10-a horo matene ĝis la 19.30 h. vespere (kun tagmeza interrompo), koncernis ĉefe la pridiskuton de nova statut-projekto, malmulte diferenca de l’antaŭa statuto de FEO. Ĝi estis fine akceptita unuanime. La nova organizo nomiĝas « Fédération Espérantiste du Travail » (esperante : FLEA). La asocio estos aŭtonoma federacio, t.e. rilate la mondskalan organizon ĝi lasas liberon al siaj anoj aliĝi ĉu al SAT, ĉu al iu alia laŭplaĉa organizo. La gazeto, kiu konservas la titolon « Le Travailleur Espérantiste », restos plue sub la prizorgo de K-do M. Roux (Lyon), kiu administros k redaktos ĝin sub gvido de l’Estraro. Ĉi lasta estas elektita de l’kongreso el parizregionaj Gek-doj je nombro de 22 (dek unu el ĉiu federacio). Sekretario : Riko. Kasisto : Glodino.

La Kongreso akceptis rezolucion pri tutmonda unueco lab. esp-ista. FET (FLEA) decidis aliĝon al la « popolfronto ». Ĝia celo estas : propagandi k instrui esp-on en franclingvaj regionoj. Funkcios propagandcela tradukservo por la franclingva gazetaro.

Ĉe la Instruistoj

La P.-K. de SAT sendis salutleteron okaze de la malfermo de la 7-a Internacia Somerlernejo de l’Instruista Sindikat-Oficejo, k ĝi ricevis jenan respondon en esperanto :

« Bruselo, 15. julio 1936. — Karaj K-doj. Ni dankas vin pro via frateca letero. Vi scias, ke nia organizo grande simpatias kun esperanto k ni regule propagandas por nia komuna idealo. Ni legos vian leteron ĉe la oficiala malfermo de la VII-a Internacia Somerlernejo k salutas vin. Fratece : La prezidanto : L. Zoretti. La Ĝenerala Sekretario : J. Bracops. »

Red. Noto. — Ĉe la Manĉestra Kongreso restariĝis la Instruista Fako de SAT. Ĝia sekretario estas K-do S. Marsden, 72, Dennison Ave., Manchester 14. Detaloj sekvos.

LETEROJ DE HODLER

Kiam K-do Lanti forlasis Parizon por longa vojaĝo, li transdonis al ni pakon da leteroj, kiujn li interŝanĝis en la unuaj postmilitaj jaroj kun la direktoro k posedinto de « Esperanto » k fondinto de UEA, s-ro H. Hodler, filo de l’fama svisa artpentristo Ferd. Hodler. Kun lia frua morto (en 1920) sigeliĝis ankaŭ la sorto de lia verko : UEA perdis pli k pli sian originan karakteron de interhoma serva asocio, ĝis en la lasta tempo ĝi ŝanĝiĝis en simplan internacion (centro de landaj asocioj). Kelkaj el la leteroj de Hodler al Lanti ŝajnas al ni presindaj ; ili montras al ni la altnivelan pensmanieron de Hodler, lian noblan celadon. Red.

Leysin, 21.X.19.

S-ro E. Lanti, Red. de « Esperantista Laboristo » Paris

Kara Samideano,

Kun intereso mi legis la lastajn n-rojn de « Le Travailleur Espérantiste ». Mi kore gratulas vin pro via kuraĝa iniciato, kiu respondas veran bezonon, k deziras al viaj klopodoj la sukceson, kiun ili meritas. Mi havas la impreson, ke en Francio agado por esperanto povas sukcesi ĉefe ĉe la laboristaj internaciemaj rondoj. Al tio multe povas helpi via gazeto, kiu estas trafa propagandilo.

Kun plezuro mi legis pri viaj klopodoj ĉe la kongreso en Lyon k pri la deziresprimo akceptita de la kongreso. Mi petis nian amikon Privat, ke li aperigu noton pri tio en socialistaj gazetoj de franclingva Svisio, k mi ricevis hodiaŭ el Lausanne n-on de « Le Droit du Peuple », kiu efektive enhavas ĉefartikolon pri tio. Mi ankaŭ petis germanlingvan samideanon en Bern, ke li traduku la kongresan deziresprimon k penu ĝin aperigi en germansvisaj socialistaj gazetoj, ĝis nun tre indiferentaj pri esperanto. Mi esperas, ke tio, se ĝi kelkfoje ripetiĝos, iom helpos la diskonigon de nia lingvo en socialistaj rondoj.

Mi aliĝis al la grupo « Klareco » k skribis al ĝi, rekomendante esperanton por la revuo, kiun ĝi intencas eldoni. Sekretario, nomita Gagey aŭ Gagny (mi ne povas bone legi la subskribon) respondis al mi, ke la grupo estas en rilatoj kun pluraj grupoj esp. k eĉ idistaj. Li plendas pri la dueco de sistemoj k aldonas, ke ili decidis submeti la demandon al grava grupo de intelektuloj (?) k akcepti ilian verdikton. Poste ili dediĉos lokon al lingvo internacia en la revuo « Klareco ». — Ŝajnas, ke la gvidantoj de tiu organizaĵo, pro la blufo de la Parizaj idistoj, imagas, ke ekzistas du konkurantaj lingvoj kun pli-malpli egala nombro da adeptoj. Ili ne scias, ke la proporcio de la idistoj al la esperantistoj estas 1 al 10 proksimume. Mi esperas, ke vi povos efike agi ĉe la gvidantoj de « Klareco » favore al esperanto. Por iom helpi mi publikigos pri ĝi artikolon en la venonta n-o de « Esperanto » k regule sendigos la gazeton al ĝia sidejo.

Fine, mi dankas vin pro la favora aludo al « Esperanto » en la oktobra n-o de via gazeto. Mi kredas, ke fine nia organo povas libere eniri Francion ; la du lastaj numeroj, kiujn ni sendis al la abonintoj, plejparte alvenis. Por konigi « Esperanto » al via legantaro, mi estus danka, se vi bonvolus presigi en via gazeto la ĉi-kunan anoncon. (Vi sentime povas reklami por « Esperanto », ĉar, kiel vi scias, ĝi estas internaciema — ĝuste tial oni ĝin malpermesis !)

Kun samideanaj salutoj. H. Hodler.

— página 6 —

Pri la kritiko

La kritik-inklino, kiun malhavas tiom da personoj, estas la sola potenco kapabla gvidi la homaron sur la vojo de l’saĝo. La malsincero, koteriemo, partieco k senkreditig-tendenco anstataŭas en individuoj la kritik-inklinon. Tiu ĉi estas propraĵo de elito, pruvo pri l’superrego de l’penso, plej nobla formo de la kulto al idealo.

La kritik-spirito havas nur unu celon : malkaŝi la veron. Tion plenumante ĝi ne sin embarasas per jam pretaj formuloj, ĝi ne ripetas parkere lernitajn lecionojn, ĝi ne atendas pri obeado al tradicio, aŭ pri etiketo, ĝi libere agas, forĵetante la limojn k barojn, detruante la fortikaĵojn, kiujn la homa hipokrito starigis.

La kritik-inklino estas adeptiĝo al la vero, senpartia juĝo pri uloj k aĵoj, observemo evitanta la erarojn de l’improvizo.

Posedi kritik-spiriton, en milittempo, signifas perfidi la patri-k civiliz-partion. Tio estas evidentigi la realon. Observi, vidi k antaŭvidi. Sin ŝirmi de l’timo k rezignacio. Rifuzi esti samopinia, kiel ĉiuj. Se la civilizo unuiĝus kun la vero, la kritik-inklino ne timigus ĝin ; ĝi mem estus kritikeco laŭ sia plej grandanima formo, t.e. intelekto kleriganta la animojn. Sed la civilizo konfuziĝas per la mensogo, k civilizita patrio spegulas la mensan malbravegon, kiu ne kuraĝas stariĝi fronte al realaĵoj k preferas ripozi sur mola kuseno el nekomprenemo. Necesas penado por konsideri k malkaŝi la veron. Necesas kuraĝo por konfesi eraron sian. Tiu penado, tiu kuraĝo loĝas nur en superaj animoj.

G. de Lakaz-Dulje. (Kompiltrad. de Spartako).

Frakcia Vivo

Alvoko de la Komunistema frakcio.

La kom. frakcio en SAT urĝe petas al la tuta klaskonscia geesperantistaro subteni ĉiele niajn hispanajn geheroojn. En ĉiu urbo, vilaĝo ktp verŝajne ekzistas komitato aŭ interligeblo kun aliurba komitato, kiu prizorgas tiujn aferojn. Forte kunlaboru ! Se ne ekzistas, klopodu fondi tian kun helpo de batalemaj laboristoj. Konsilojn k informojn ni volonte donos. Eĉ — sed nur por izoluloj — ni mem volas pritrakti la subtenan aferon, kiu poste estos respondita en « S-ulo » k nia en septembro aperonta « Interkontaktilo de la Kom. Fr. en SAT ».

Ne atendu kunlabori. Nia frakcio atentigas vin pri la granda signifo de la hisp. civilmilito, kiu multe pli malproksimen etendiĝas ol la ĉilandaj limoj. Ĝi pro tio alvokas je plena preto rilate ĉion, kio estas nia devo kiel rev. esperantisto. Ĝi certe supozas, ke esp-o ludos vastan rolon en la proksima estonto, rolo, por kiu estas postulata sindonemo k sinofero. Antaŭen, Gek-doj !

Jovado, Hoofdweg 103-II, Amsterdamo-Nederlando.

HIMNO

Al miaj kamaradoj mortpafitaj ĉe la fronto forbruligitaj en la hospitalo aŭ ekzekutitaj sur la stratoj de Badajoz¹ in memoriam.

Kun amfervor’ k pia plor’ mi vin salutas en la morto, vi kies plej humila sorto kroniĝas nun per tia [?] legenda grandioz’, ho fratoj el Badajoz !

Vi falis fru’ [?], printempa flor’ de la hispana proletaro, en viv-ofera kontraŭstaro al ĉiuj tiranfortoj de l’ombro k haos’, herooj el Badajoz !

Vin, mondokor’, per murda bor’ distruis klingoj, kugloj, splitoj — sed pacripozu sur mortlitoj : venĝontoj plu leviĝos el via sanga ros’, martiroj el Badajoz !

En pura glor’ la hommemor’ jam kultos vin per sama beno kun viaj fratoj el Vieno, vi sanktaj plenumintoj de la liber-epos’, ho viroj el Badajoz !

G.E. Maŭra.

Recenzejo

JARLIBRO DE LA ESPERANTO-MOVADO 1936 (UEA, 1, Tour de l’Ile, Genève). 190 paĝoj. Form. 11,5×15,5. Por membroj aktivaj.

Kiel ĉe SAT, la ĉefa valoro de l’UEA-Jarlibro kuŝas en la listo de la delegitoj (nomataj ĉe SAT — perantoj). La kompilintoj de la libro klopodis doni kiel eble plej multe da informoj pri la tuta esp-ista movado, gazetaro, asocioj ktp. Sed mankas informoj pri la fakaj k la laboristaj organizoj, pro manko de ĝisdataj detaloj en la oficejo ; same pri la landaj asocioj la nova direktoro bedaŭras, ke la statistiko ne estas tiel kompleta, kiel ĝi devus esti. Estas interese scii, ke ĉe UEA ekzistas kategorio de membroj, kiuj vere estas nur surpaperaj anoj, ĉar ili ricevas nek la Jarlibron, nek la organon.

TUTMONDA FAKADRESARO 1936 (Eld. Internacia Ligo de la Esp. Poŝt- k Telegraf-Oficistaro). 76 pĝ. Form. 11×14,5. Por membroj.

Ĝi entenas la Statuton de ILEPTO, portretojn de kelkaj aktivuloj, delegit- k organizadresojn, diversajn informojn k inter la anoncoj ankaŭ okulfrapan reklamon pri SAT k ĝiaj organoj.

MEMORNOTO

PRIESPER. ARTIK. K NOTOJN ENHAVIS : Signalen, Stokh., 9., 16., 23., 30.7., 6.8. ; L’Œuvre, 15., 16.7. ; L’Officiel de Paris, 26.7. ; A Vida Social, Lisboa, 1., 15.7. (esp. paĝo lerte redaktita, por-SAT-a).

PRI LA 16-A KONGRESO RAPORTIS : The Manchester Guardian, 4., 5., 6.8. ; News Chronicle, London, 5.8. ; Evening Chronicle, Manch., 3.-6.8. ; Manchester Evening News, 3.-6.8. (parte en esp-o) ; Daily Herald, London, 5.8. ; Daily Worker, London, 4.8. ; Daily Dispatch, Manch., 3.-5.8. ; Co-operative News, 6.8. ; Daily Express, 3.8. ; Sunday Dispatch, 2.8.

FINLANDO. La 20-an de septembro okazos Jarkunveno de LEA ĉe la Esp. Instituto en Helsinki (Kluuvikatu 5). La unua de multaj jaroj !

¹ Elparolu : Badaĥos.

Korespondado

HISPANIO

K-do M. Sala, str. 14 abril, Olot, deziras korespondi kun tuta mondo.

NEDERLANDO

29-jara fraŭlino dez. korespondadon k interŝanĝon de gazetoj kun Gek-doj el ĉ.l. Certe respondos. Adreso : W. v. Riessen, Vijverweg 18, Bloemendaal.

K-do A. M. Riswick, transloĝiĝis de Almondestr. al Linker Rottekade 133 a I en Rotterdam (C). Avizo al liaj korespondantoj.

K-do B. v. d. Sijpt, Watervlietstr. 18, Velsen-Noord, dez. koresp. kun Gek-doj tutmondaj pri radioteknika televizio k kino-aparatoj, ankaŭ pri a. temoj. Resp. nepre.

Lab. Esp. Sekcio Arnhem intencas aranĝi ekspozicion k petas al ĉiulandaj Gek-doj alsendi L, prop. sigelojn, presaĵojn ktp. Leterojn ni nepre respondos. Adr. : Nowee, Beukenlaan 160, Arnhem.

La 16-a Kongreso dankas ĉiujn esperantajn asociojn, grupojn k individuojn, kiuj sendis salutleterojn al ĝi.

La 20-an de Aŭgusto geedziĝis COR VAN GINK (NEDERLANDO) kun MARIE LASEBÖCK (AŬSTRIO) en SCHIEDAM/NEDERL.

NIA POŜTO

17 011. — Pago por la anonco nericevita.

Nieuwenh. — Ni certe uzos vian manuskripton, kvankam tuje ne eblas.

Baldaŭ pretos nia nova Librokatalogo. Sendata nur al seriozaj libromendontoj, ĝi enhavos la plej lastdatajn aperaĵojn de SAT.

RADIO-PROGRAMO

Leningrado (1293,1 m) ĉiudimanĉe je 22.20 h., ĉiumerkrede k -vendrede, je la 22.50 h. MET.

Hilversum (VARA, 1875 m, ĉ. 17.00 h.), 29.8. : K-do Vrees pri la Verda monato ; 12.9. : K-do Mannoury pri studentoligo ; 26.9. : S-ro Damme, direktoro de P.T.T.

Romo (420 m), 19.05-19.20, la 29.8. : « Piedigrotta 1936 ».

Funchal (75 m), je 21.00 h., la 29.8., esp. novaĵoj.

Lille (247 m), 9.15-9.45, la 30.8. : esp. duonhoro.

Kortrijk (204 m), 9.00-9.15, la 30.8. : esp. kroniko.

EBLE… la venonta n-ro (10-paĝa) enhavonta la Kongres-Protokolaron, aperos kun ioma prokrasto pro kaŭzo, sendependa de nia volo, komunikota poste. — Red.

Pensu pri la malfacila batalo de l’hispanaj Gek-doj !

Helpu al ili, laŭpove kontribuante sur la listoj, kiujn cirkuligas viaj respektivaj lokaj organizoj !

[REKLAMO p.6] POEMO DE L’PLUGISTO de ĤRIMA. Tre leginda poemaro pri bulgara vilaĝana ribelo. 56 paĝoj Prezo : 3 fr. fr. Ĉe SAT

← Tramo anterior · Tramo siguiente →